• monato201512
  • monato201511
  • monato201510
  • monato20150809
  • monato201507
  • monato201506
  • monato201505
  • monato201504
  • monato201503
  • monato201502
  • monato201501
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2015

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2015. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2015 en la dosierformoj PDF kaj ePub.




Aktuale

Anoncetoj

Arto

Ekonomio

El mia vidpunkto

Eseoj

Fokuse

Hobio

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna vivo

Noticoj

Noveloj

Politiko

Rakontoj

Scienco

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Fiksdataj mondeponoj

La rento de la fiksdataj mondeponoj ĉe Flandra Esperanto-Ligo, populare nomataj „verdaj kontoj”, ekde la 1a de majo 2015 estos 0,6 %. Pli da informoj pri tiuj deponoj troviĝas en la retpaĝo www.esperanto.be/fel/fin/verdakon.php.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rondvojaĝi trajne

Antaŭ nelonge mi legis romanon de la germana verkisto Sten Nadolny. Ĝia titolo estas Netzkarte, kio signifas „tutreta bileto”. La romano temas pri rondvojaĝo, kiun faris juna viro tra la tuta fervoja sistemo de Germanio. Survoje li pli bone konatiĝas kun sia lando kaj renkontas diversajn personojn – precipe junajn virinojn, kiujn li celas.

Ĉar mi estas ne plu juna, sed feliĉe edziĝinta viro kun plenkreskinta familio, mi ne serĉas junajn, nek eĉ malpli junajn virinojn. Tamen post finlegado de la libro de Nadolny mi decidis, ke estus interese fari rondvojaĝon tra la fervoja reto de Irlando – la lando, en kiu mi loĝas. Kvankam mi sufiĉe vojaĝis dum mia vivo, mi konstatis, ke estas regionoj de la Verda Insulo, kiujn mi neniam vizitis, do ili estas al mi tute nekonataj. Mia edzino jam konas preskaŭ ĉiujn partojn de Irlando, ĉar ŝi plurfoje partoprenis arkeologiajn, geologiajn kaj turismajn ekskursojn en la plej foraj distriktoj. Mi ne partoprenis, ĉar miaj interesoj estas malpli sciencaj kaj mi malŝatas grupan turismon.

Tamen rondvojaĝo tra la tuta fervoja reto ŝajnis al mi alloga ideo. Do mi decidis imiti la ĉefrolulon de la menciita romano, aĉetante tutretan bileton por veturi ne tra Germanio, sed tra Irlando. Mi malkovris, ke tio estas malpli facila ol en la hejmlando de Nadolny. Tute simila bileto ne estas aĉetebla ĉe la irlanda fervoja instanco, sed iom malpli komplika afero estas la tiel nomata esplorbileto, kiu ebligas, ke oni veturu al granda parto de la insulo, kvankam kelkaj regionoj estas apenaŭ atingeblaj sen aŭto.

Unua etapo: Monastarevin – Dublino

La komenco de mia rondvojaĝo ne ŝajnis tre promesplena. Mi decidis eki en la urbo Monasterevin (gaele: Mainistir Eimhin, „monaĥejo de la sanktulo Evin”) en la graflando Kildare (Cill Dara). Ĝi situas je 23 km de Dublino sur la ŝoseo R445 kaj estas ne speciale interesa sed agrabla urbeto sur la bordoj de la rivero Barrow kaj de la Granda Kanalo. Pro la nombro da pontoj sur ĝiaj akvovojoj, Monasterevin estas iom pretendeme konata kiel „Venecio de Irlando”. Ĝia stacidomo datumas de la jaro 1847, kiam la urbo estis fervoje ligita al la ĉefurbo. Sed en la 20a jarcento, kiam la tuta fervoja reto estis draste reduktita, ĝi fermiĝis. Dum la mallonga prospera periodo post la aliĝo de Irlando al Eŭropa Komunumo (nun EU), la stacidomo estis rekonstruita kaj remalfermita, ebligante pendolveturadon inter Monasterevin kaj Dublin al laborantoj en la ĉefurbo.

Bedaŭrinde malmultaj trajnoj haltas en Monasterevin. Mi intencis tie komenci mian vojaĝon iun someran dimanĉon, sed dimanĉe ne eblas. Pro tio mi devis veturi lunde al Dublino kaj eki tie.

La hodiaŭa Irlando ne estas ideala lando por fervoja turismo. En la 19a jarcento, kiam la lando estis regata de la brita reĝino Viktoria, estis konstruita reta sistemo, kiu ampleksis la tutan insulon. Nun estas nur magra skeleto de tiu fervoja reto, kaj grandaj partoj de la insulo ne estas fervoje atingeblaj. En la nord-okcidenta graflando Donegal tute mankas fervojo. Do sen aŭto oni apenaŭ povas turismi tien aŭ tien.

Dua etapo: Baile Atha Cliath (Dublino) – Belfasto

La postan lundon mi veturis per la unua matena trajno al Heuston, la ĉefa dublina stacidomo por vojaĝi suden kaj okcidenten. Ĝi estas impona domo, konstruita en la jaro 1846. Por eliri al la kajo, pasaĝeroj nun devas enmeti sian bileton en maŝinon, kiu malfermas la eliran duonpordon. Tiuj maŝinoj bone funkcias en Connolly, la centra dublina stacidomo, sed plej ofte fervoja dungito devas malfermi la elirejon, kaj stari apud la maŝino, kontrolante la biletojn. Do la celo anstataŭi la stacidoman dungiton per aŭtomato ne povas esti tute plenumata.

Hodiaŭ ĉiuj entreprenoj, instancoj kaj aŭtoritatoj en Irlando (kiu estis longe postrestanta kompare kun aliaj eŭropaj landoj) decidis, kiam eble, maldungi siajn laborulojn kaj instali aŭtomatajn maŝinojn. Kompreneble tiu ŝanĝo eĉ pli kreskigas la nombron da senlaboruloj kaj komplikas la vivon de la publiko, kiu ofte ne kapablas funkciigi la maŝinojn kaj volas (kiel antaŭe) trakti persone vivantajn homojn.

Ĉi-foje la sistemo funkciis en Heuston, kaj mi povis eliri kaj regali min per kafo en unu el la stacidomaj kafejoj. Poste mi necesumis. Laŭ mia sperto la necesejoj en Heuston, kvankam ne speciale allogaj kaj certe ne luksaj, estas tolereblaj aŭ almenaŭ ne pli malbonaj ol en aliaj lokoj en Irlando. Kompreneble pri la inaj necesejoj mi scias nenion. Elirante el la necesejo, mi aŭdis konversacion inter du usonaninoj, kiuj evidente ankaŭ ĵus estis klientoj de la loko (ne nomata „necesejo” en la usonangla, sed powder room, „pudroĉambro” aŭ rest room, „ĉambro de ripozo”). Unu el la usonaninoj komentis: „Tio estas la lasta fojo, kiam mi intencas viziti triamondan landon!”

La reago de tiuj usonaninoj (supozeble turistinoj) memorigas min pri alia turisto el Usono, kiu volis viziti la necesejon, sed devis heziti pro la fakto, ke ofte tiuj lokoj estas indikitaj en la irlanda lingvo: Fir (viroj), kaj Mna (virinoj). La usonano estis inteligenta viro kaj rezonis: La logiko de irlandanoj estas malsama je tiu de aliaj popoloj. Do pro la fakto ke la vorto Mna similas la anglan Men (viroj), kaj Fir komenciĝas per la litero F de Femala, kaj ĉar la irlandano kutime inversigas ĉion, Fir devas signifi „Viroj”, kaj Mna certe signifas „Virinoj”. Tiel rezonante, la usonano sukcesis trovi sen embaraso la ĝustan necesejon.

Tria etapo: Belfasto – Derry

De la stacidomo Connolly (kie la elirmaŝinoj funkcias), mi eniris la nord-irlandan trajnon. Iom norde de Dublino la fervojaj reloj transpasas mallarĝan digvojon, kiu ligas ambaŭ bordojn de mara golfo, preskaŭ donante la impreson, ke la trajno veturas tra la akvo. Ni atingis Belfaston sen problemo, ĉar la atencoj, kiuj ofte estis spertataj dum la antaŭa terorisma periodo, ne plu okazas (aŭ almenaŭ preskaŭ neniam). Kvankam ambaŭ nord-irlandaj komunumoj – respublikista kaj uniista aŭ katolika kaj protestanta – ne reciproke amas sin, la politikistoj de ambaŭ frakcioj sukcesis kunlabori kaj pli-malpli akordiĝi. Belfasto speciale ne plaĉas al mi, sed ties magazenoj kaj restoracioj estas bonaj kaj malpli kostaj ol en Dublino. Krome la ekspozicio pri la malbonŝanca vaporŝipo „Titanic” (kiu estis konstruita en Belfasto) estas interesa. Plie, la botanika ĝardeno estas bela, kvankam mi preferas la dublinan. Do mi restis dum du noktoj en la norda ĉefurbo.

Kvara etapo: Derry – Donegal

La fervoja vojaĝo laŭ la nord-orienta marbordo de Norda Irlando estas tre bela, kaj valoras viziton. La urbo Derry (gaele Doire), nomata de la uniistoj Londonderry, estas histoririĉa urbo, ĉirkaŭata de mezepokaj muroj. Bedaŭrinde ŝajnas, ke ankoraŭ regas sekteca suspektemo kaj malamo inter ambaŭ komunumoj de loĝantoj. Espereble tiu situacio iom post iom pliboniĝos.

La vizito al Derry plaĉis al mi, sed poste mi refoje renkontis problemojn, kiam mi volis daŭrigi mian rondvojaĝon. De Derry en Norda Irlando al Donegal en la respubliko Irlando, kiun la nord-irlandanoj (fakte la plej norda parto de la insulo!) nomas „Suda Irlando”, ne estas fervoja konekto, ĉar Derry estas la lasta trajna haltejo de la nord-irlanda fervoja reto. Tre malvolonte, do, mi devis fari la veturadon inter Derry kaj Donegal per buso – komplika, teda kaj longa vojaĝo. Mi konstatis, ke Donegal (gaele: Dú na nGall) estas tipa irlanda provinca urbo, sekve ne speciale interesa aŭ unika, kvankam ne malagrabla. Tamen la kampara pejzaĝo de la graflando Donegal havas apartan sovaĝan belecon. Fakte ĝi estas unu el la plej belaj partoj de la insulo.

Miaj vojaĝaj problemoj ne ĉesis en Donegal. La nord-okcidenta angulo de Irlando estas la plej malriĉa, neglektata kaj fora regiono de la respubliko. Tio estas neklarigebla, ĉar oni pensus, ke tiom impona distrikto allogas multege da turistoj, enlandaj kaj eksterlandaj, kaj havas promesplenajn ekonomiajn perspektivojn. Ŝajne ekde la fondiĝo de respubliko Irlando, la alternantaj registaroj preskaŭ forgesis, ke ĝi ekzistas. Donegal, kaj la tuta okcidenta kaj sud-okcidenta regiono de Irlando, estas historie gaele parolanta zono. (La sola vere gaela distrikto en orienta Irlando estas la eta loko Rathcairn, nord-okcidente de Dublino.)

Kvina etapo: Sligo (Sligeach) – Galivo – Limeriko

En Sligo rekomenciĝas la fervoja linio. Post mallonga restado en Sligo, alia tipe irlanda kampara urbo, mi entrajniĝis kaj vojaĝis ĝis Galivo (angle: Galway, gaela: Gaillimh). Galivo estas tre interesa urbo, oficiale la ĉefurbo de Gaelio. Pro la universitato kaj pro ĝiaj multaj allogaĵoj (inkluzive de la proksimaj Aran-insuloj) ĝi havas tre junan loĝantaron kaj estas vizitata de multaj turistoj. Ankaŭ Limeriko meritas viziton pro sia impona situo apud la granda rivero Shannon kaj ĝia kastelo.

Fina etapo: Limeriko – Dublino

Bedaŭrinde en tiu okazo mi ne havis tempon por iri al kelkaj aliaj tre interesaj urboj, nome Cork (gaele: Corcaigh), Waterford (gaele: Port Láirge) kaj Wexford (gaele: Loch Garman). Eble en alia okazo mi povus daŭrigi mian rondvojaĝon. En ĉi tiu etapo mi renkontis plurajn fascinajn kunpasaĝerojn, kiuj inkluzivis simpatian kimralingvan paron (Kimrio estas princlando en okcidenta Britio), R.O. – fifaman, sed surprize afablan kaj inteligentan respublikistan aktivulon kaj ĉarmajn turistojn el diversaj landoj.

Venontsomere mi verŝajne ree aĉetos esplorbileton kaj veturos al urboj kaj regionoj, kiujn mi ĉi-foje ne sukcesis viziti.

Albisturo KVINKE
Noto de la ĉefredaktoro: la debato pri necesejo-nomoj memorigis min pri malvarmega, januaro-mateno en Nov-Jorko, apud la rivero, kiam mi serĉis publikan necesejon. Mi preterpasis, kun kreskanta urĝo, diversajn t.n. komfort-staciojn (usone: comfort station), ĝis falis la groŝo kaj mi konstatis, ke ĝuste tian komforton mi bezonis. Ĉu komunaj lingvoj, la usona kaj la angla? Ba!

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alpa kabano Albert Heim

La kabano Albert Heim troviĝas je alteco de 2543 m ĉe la piedo de la montopinto Galenstock (3586 m) en la svisaj Alpoj. Ĉirkaŭita de la montaro kaj droninta en la silento de naturo, ĝi disponigas loĝeblecon por 80 personoj, hejmecan manĝoĉambron, helajn kaj amoplene aranĝitajn dormejojn. La alpa kabano estas bone provizata kaj taŭgas por familioj kun infanoj. Ĝi bele situas sur rokblokego kaj bone videblas de malproksime.

La situo konvenas al familioj ĉefe pro la fakto, ke la vojo de Tiefenbach ĝis la alpa kabano estas tre facila kaj piedirebla en ĉirkaŭ 1 horo kaj duono. Post la alveno tien eblas aŭ restadi en la ĉirkaŭaĵo, aŭ fari mallongan piedekskurson al montopinto Schafberg (proksimuma daŭro: 30 minutoj). Schafberg proponas belegan panoramon al la Urseren-valo kaj al la skiterenoj ĉe Nätschen-Gütsch, Gemsstock kaj Winterhorn.

La apuda ĉirkaŭaĵo inklinigas al restado. Oni bezonas piede proksimume 30 minutojn de la kabano ĝis la glaĉerolango de Tiefengletscher. Malsupre de la kabano la infanoj kune kun la gepatroj povas senprobleme restadi kaj ludi.

Piedmarŝado

La mirinde bela ĉirkaŭaĵo de la alpa kabano Albert Heim ebligas piedekskursojn ankaŭ al aliaj montopintoj. El ili sendube elstaras la supreniro al montopinto Galenstock. Sur ĝi la migrantoj ĝuas neforgeseblan travivaĵon meze de spir-retena pejzaĝo.

Aparte belega promenado kun vido al la Urseren-valo eblas laŭ la altmontara vojo de Urseren, kiu kondukas de la alpa kabano al Andermatt. La marŝado tien daŭras proksimume 6 horojn.

Aliaj, pli mallongaj promenadoj kondukas de la alpa kabano tra Saasegg kaj Tätsch al Tiefenbach (en ĉirkaŭ 2 horoj kaj duono) kaj preter Saasegg kaj Realp-arbaro malsupren al Realp (en 2 horoj).

La ĉirkaŭaĵo de la alpa kabano disponigas multnombrajn bonegajn eblojn por grimpado en ĉiuj gradoj de malfacileco. La grimpad-itineroj ĉe Gletschorn, Graue Wand kaj Winterstock atingeblas piede de la kabano en proksimume unu horo.

Situo

Al la alpa kabano Albert Heim eblas alveturi aŭ per poŝtaŭtobuso el Andermatt en direkto al la Furka-montpasejo ĝis Tiefenbach, aŭ per person-aŭto ĝis la nova parkejo iom super la hotelo Tiefenbach (2160 m) (www.hotel-tiefenbach.ch). De tie oni atingas la alpan kabanon per agrabla marŝado laŭ bone markita promenvojo dum ĉirkaŭ 90 minutoj.

Reto: www.albertheimhuette.ch

Konrad REY

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Konrad Rey el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La Loreta Vojo: Laŭ la spuroj de antikvaj pilgrimantoj

Pilgrimi piede, per biciklo aŭ – por tiuj, kiuj deziras alproksimiĝon des pli tradician kaj allogan – eĉ per ĉevalo: oni faru libere sian elekton antaŭ ol ekiri la tiel nomatan Loretan Vojon. Situanta en la centra Italio, ĝi estas riĉa je preĝejoj kaj aliaj belaĵoj, kaj spite al la paso de multaj jarcentoj, ankoraŭ kunligas Asizon, la urbeton de Sankta Francisko, kaj Loreton, vilaĝon en la provinco de Ankono.

Granda estas la nombro de la etaj pitoreskaj komunumoj, kiujn oni povas „tuŝi” laŭlonge de itinero longa entute 150 km. Oni povas eluzi tiujn vilaĝojn por medita halto, por etapo ripoziga ankaŭ por la eventualaj ĉevaloj, aŭ – kial ne? – por simple ĝui la montetan pejzaĝon de la centra-itala teritorio, jene priskribita en Esperanta elsendo de Radio Romo, okazinta la 23an de novembro 1940. Pro sia unika stilo, ĝi vere meritas reviviĝi sur niaj paĝoj.

„Italio, la koro de la kristanismo kaj patrujo de sanktuloj, havas la privilegion posedi grandegan nombron da sanktejoj. El ili, grandaj kaj malgrandaj, iuj estas en la unua rango pro sia luma karaktero, kiu distingiĝas de la ĉirkaŭa profana medio, aŭ pro la interrilato pli-malpli intima kun la naturo. Monumentoj de kredo – de historio kaj de arto, en kiuj la supernatura interveno estas kunligita kun la homa elemento – estas kvazaŭ ĉirkaŭverŝitaj je mistera fluido, elradianta el ili, plena de ravo kaj mistika poezio religia.”

Lasu vin allogi de la certigo, ke preskaŭ nenio en la regiono ŝanĝiĝis, kaj vizitu la lokojn tiel fascine priskribitajn, meze de la pasinta jarcento! Ĉu vi volas iri kiel la mezepokaj pilgrimantoj sur ĉevalo? Tio nun eblas. Unua ĉeval-pilgrimo, kutima agado en la pasintaj jarcentoj, sed longe ne praktikata, lastatempe estis reorganizita en la Loreta Vojo. Ĉi-lasta estas strato, kiu ekde la Mezepoko kunigas Asizon („En la luma brilo de la umbria pejzaĝo, Asizo konservas neŝanĝita en la jarcentoj la dolĉan poezion de la franciskana epopeo. Malmultaj lokoj kapablas veki tiel riĉajn trezorojn de sentoj, kiel ĉi tiu malgranda urbo de paco kaj sonĝo, soleca kaj silenta, trapenetrita de spiritualismo kaj de mistika poezio, dolĉe loga”, oni radie dissendis en Esperanto el Italio al la tuta mondo) kun Loreto, sidejo siavice de unu el la plej famaj sanktejoj de Maria, la patrino de Jesuo.

Ambaŭ regionoj – Umbrio kaj Markio – sin organizas ĉiam pli bone pere de turismaj projektoj, kunligitaj kun la kredo.

Asizo

Oni komencu la itineron de Asizo. Kion penvaloras vidi tie? Ni tuj agordiĝu laŭ la esperantlingva frekvenco de Radio Romo (1940).

„En la ebeno sub Asizo kuŝas la Sanktejo de Santa Maria degli Angeli, bela kaj granda preĝejo, konstruita laŭ desegnoj de Vignola. Ĝi estas samtempe Sanktejo omaĝe al Maria kaj al Sankta Francisko kaj kie ĉio ankoraŭ parolas pri la Serafulo, la sanktulo de la mistiko intense agema kaj asketo de la plej pezaj humiligoj, kiu aliigis sian ekziston al kanto de ĝojo. La Sanktejo estas tre adorata, ĉar Sankta Francisko mortis ĝuste en tiu loko, kie li estis vidinta la vizion pri la Sinjoro. La malgranda Preĝejeto de Santa Maria degli Angeli, tiom kara al la koro de la Sanktulo, estas nun sub la kupolo de la vasta templo.



Granda estis la amo de la Sanktulo al tiu sia preĝejeto, Porziuncola, apud kiu floris la komencoj de lia fervora apostolado kaj batadas por ĉiam nova vivo de tiom da dolĉaj franciskanaj memoraĵoj. El tiu senornama kapeleto, kiu ankaŭ nun konservas sian tutan primitivan aspekton de severa malriĉeco, Francisko el Asizo dissendis en la mondon kaj en la jarcentojn sian ordenon. La eta preĝloko troviĝas nun en la centro de la Sanktejo. Ĝi estas kruda kaj tre simpla ortangula konstruaĵo el blanka ŝtono, al kiu estas aldonita, sur la frontono, gotikstila tabernaklo. La supra parto estas dekorita per fresko de Overbeck, dum sur la flanko estas konservitaj restaĵoj de fresko el la 15a jarcento. La interno, je ogiva volbo, estas tute nigrigita de la fumo kiel la tabulpentraĵo de 1293, staranta super la altaro. Tie estas ankaŭ la kapelo de la ‚Transiro’, kie la Sanktulo ‚kun la brakoj, krucitaj je la agonio’ finas sian teran vivon, glorante Dion.”

Loreto

La fina loko de la proponita itinero estas Loreto, konata pro la Baziliko de Sankta Domo, kie estas gardata la domo de la Sankta Virgulino (Maria), mistere translokita laŭkrede en 1294 el Nazareto. Se oni havas amikinon kun la nomo Loredana, oni sciu, ke ĝi rilatas ĝuste al devoteco pri la Madono de Loreto. Ni klopodu, dum la legado, reaŭskulti per niaj oreloj la jam menciitan elsendon, pretigitan por esperantistoj tutmonde.

„Loreto estas la perlo de la sanktejoj de Maria, fama en la tuta kristana mondo pro la konservado de la Sankta Domo de Nazareto. Pia tradicio diras, ke ĝi efektive estas la dometo, loĝita de Maria en Nazareto, kie ŝi estis salutata de Anĝelo Gabrielo en la Anunciacio. Dum la nokto inter la 9a kaj la 10a de majo 1291 okazis la mirakla translokiĝo de la dometo de Nazareto ĝis Tersatto apud Fiume; de tie la 10an de decembro 1294 la dometo estis transportita per la sama miraklo, en lokon apud Recanati, ĉirkaŭitan de arboj; kaj post kelkaj monatoj en lokon apud la supro de la monteto kaj fine centon da metroj malproksime de la supro. Oni neniam povis klarigi la misterajn translokiĝojn alie ol per supernatura interveno. Ĉirkaŭ la Sankta Domo por anstataŭigi la humilan originan preĝejeton ekestis majesta templo, en kiu, per monoferoj de popolo, de princoj kaj de papoj, estas amasigitaj gloraj artotrezoroj. En la konstruado de la giganta baziliko laboris artistoj kiel Bramante, Sangallo, Sansovino. La interno de la baziliko estas tre riĉa je artaj verkoj, statuoj, bronzaĵoj, portaloj, belegaj ornatoj. Grandan intereson elvokas la freskoj de Melozzo da Forlì, de Luca Signorelli, de Pomarancio. Tre riĉa estas la trezorejo, kvankam parte rabita de francoj en 1797. Pluraj milionoj estas la piuloj, kiuj iris pilgrime al Loreto. Inter ili kvindek papoj kaj multaj sanktuloj, inter kiuj Sankta Luigi, Sankta Francisko, Sankta Carlo Borromeo, Sankta Ignazio, Sankta Alfonso de Liguori.”

Pilgrimantoj bonvenaj

Kreskas la religia turismo en tiu areo. Al Loreto venas ankaŭ vizitantoj lige kun mediaj, sportaj, kulturaj kaj aliaj okazaĵoj. Ne temas cetere pri novaĵo lastatempa. Io simila devis okazi jam antaŭ 74 jaroj, kiam la Esperanta radio-voĉo diris, ke „ĉiuj ĉi sanktejoj estas potenca alvoko ne nur por la kredanto, sed ankaŭ por ĉiu ajn, kiu de la religio ŝatas nur la valoron moralan kaj estetikan, kaj por ĉiu amanto de naturaj belaĵoj kaj mistika enpensiĝo”. Do kredantoj kaj nekredantoj libere renkontiĝu en la Loreta Vojo, kiu, desegnita de etruskoj kaj poste de romianoj, kaj kiel dirite plena de plurspecaj allogaĵoj, atendas kun etenditaj brakoj ĉiujn homojn, kiuj serĉas lokon por forgesi la metropolan kaoson kaj streĉon, al kiu nin devigas ĉiam pli ofte la nuntempa vivo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rekomendinda romano en matura lingvaĵo

Mirinda romano. Kiel sciate, antaŭ longe Sten Johansson verkis mallongajn krimromanojn, kiujn siatempe mi laŭdis i.a. pro lia bone prizorgita lingvaĵo. Tion ĉe la nuna verko mi povus ripeti, sed estus banalaĵo: iasence nun temas pri misterromano, verko en kies daŭro malkovriĝas mistero. Sed ne tio estas la vera atentokapta punkto: Marina unuavice temas pri la demando: kio estas, kion signifas „familio”?

Datindikoj

Kiel nuntempe ofte okazas ĉe serioze maturaj aŭtoroj, la rakonto disvolviĝas ne simple nur unulinie. Male, la leganto bone atentu la datindikojn supre ĉe la diversaj ĉapitroj. Kiom mi sukcesis sekvi, la aŭtoro ne miskalkulas, sed la datoj kaj la aĝo de la roluloj bone akordiĝas (Fojfoje eĉ ĉe famaj alilingvaj aŭtoroj tio montriĝas problemo.) Tiujn diversajn datindikojn por ni klare konkretigas diversaj internacie konataj okazaĵoj, mi menciu, ekzemple, pri la surstrata murdo al Olaf Palme, kiun supozeble ĉiu svedo memortenas, same pri la disfamiĝo pri Gorbaĉov kaj lia perestrojko, pri la okazaĵoj sur la Placo de la Ĉiela Paco en Pekino kaj multaj aliaj.

Mi diris, ke funde temas pri preskaŭ filozofia nocio „kio estas familio”? Eble cito tion iom klarigos:

Tomas diras en konversacio telefona kun Marina, ke li ne povas vortigi, kio vere mankas al li. (p. 105) Li daŭrigas:

„Eble temas pri ia sento de tuteco.”

Marina pripensas liajn vortojn dum kelka tempo.

„Ĉu tuteco? Tio sonas filozofie.”

„Ne, tute ne. Sed ĉio ŝajnas iel splita, disa. Eble ĉar mi mem estas tia. Mia vivo konsistas el hermetaj ĉeloj. Nun mi estas kun vi, sed mi ne povos diri tion al Cecilia sen vundi ŝin. La laboro estas aparta, tie mi estas alia persono, la scienca Tomas. Mi ne havas familion, krom onklo Arne, sed ankaŭ miaj memoroj, mia pasinteco estas kvazaŭ aparta ĉelo sen kohero kun la nuno. Ĉu tio sonas freneze?”

„Ne, mi pensas ke mi komprenas. (...)”

Nostalgio

La homoj estas tiel vive priskribitaj, ke oni kvazaŭ kredas vere koni ilin tute persone. La infanoj – frue en la libro – kondutas kiel veraj infanoj, kiujn surstrate aŭ hejme tuj oni rekonus. La mezlernejanojn mi ankoraŭ ĵuse ĉiutage spektis en niaj klasoj. – Vekas certan nostalgion eĉ ...

Instrusistemo

Sed unu aferon mi bedaŭras: la sveda instru-sistemo ne identas je la nederlanda, do kelkajn aferojn mi ne vere komprenas. Miaopinie estus tre bonvena iu klariga piednoto tiurilate. Kiel imagi, kio estas „socia branĉo de gimnazio”? kaj kio estas la 9a klaso? – de kie oni kalkulu tion, ĉu de la 4-jariĝo de la lernantoj aŭ ĉu ekde alia aĝo?

Sed nu, nur grumblulo tion menciu. Entute temas pri tre rekomendinda romano en bonega matura lingvaĵo, kiel de Sten Johansson oni kompreneble devus / povus atendi.

Gerrit BERVELING
Sten Johansson: Marina. Eld. Mondial, Novjorko, 2013. 187 paĝoj. ISBN 9781595692719.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La islanda: revo de ne plu juna lernemulo

En julio 2013 mia edzino Máire [majre] kaj mi pasigis naŭ agrablajn tagojn en Rejkjaviko, la pitoreska ĉefurbo de Islando. Ni havis la eblon ekskursi al kelkaj el la ĉirkaŭaj vidindaĵoj, kaj la sperto tiom ravis mian edzinon, ke ni devis revojaĝi al Islando en la aŭtuno de la sama jaro por konatiĝi kun alia parto de la lando. Ĉi-foje post unu nokto en Rejkjaviko ni flugis per malgranda aviadilo al Akureyri, en la nordo, multe pli proksime al la Arkta Cirklo. Tie Máire esperis spekti la borealan aŭroron, sed, kvankam ni dufoje eliris dumnokte kun grupeto da turistoj, ni ne sukcesis vidi ĝin. Malgraŭ tiu eta disreviĝo, ni ne malĝojis, ĉar ni havis la okazon ekskursi sur ŝipeto kaj spekti grandajn balenojn en la longa fjordo, apud kiu staras Akureyri, la dua plej granda urbo en Islando.

Akureyri estas bela, bonveniga kaj vere ĉarma urbeto, kaj ni povas varme rekomendi la simpatian stabanaron de la tiea turisma entrepreno Saga. En oktobro, kiam ni estis tie, la vetero tute ne estis malvarma kaj la plantoj (alpaj edelvejsoj kaj moder-klimataj trikoloretoj kune!) bunte floris sub maldensa polvaĵo de neĝo en la malgranda botanika ĝardeno, unu el la allogaĵoj de la urbo. (Alia vidindaĵo estas la apuda arbaro, unu el la malmultaj en Islando.)

Sagaoj

Dum Máire entuziasmiĝis pri la naturo kaj pri la urbo, kun ĝiaj granda biblioteko kaj hejmeca kafejo La Blua Kruĉo, kie ni kaftrinkis ĉiumatene, mi eĉ pli interesiĝis pri la fascina islanda lingvo. Por mi, tiu fascino baziĝas sur la fakto, ke la islanda lingvo apenaŭ ŝanĝiĝis ekde la tempo de la sagaoj, kaj krome ĝi firme rezistas la enkondukon de fremdaj vortoj, preferante formi novan terminaron el siaj propraj radikoj. Bedaŭrinde, la malfacila gramatiko kaj iom bizara fonetiko fortimigas iun ajn, kiu volas studi ĝin. Oni sentas sin same fortimigita, kiam oni provas lerni kaj uzi iun ne tre disvastiĝintan lingvon, ĉar – kutime – la denaskaj parolantoj de la idiomo kutime respondas al la fremda lingvoentuziasmulo en pli monde konata lingvo, kaj en Islando temas ĉiam pri la usonangla.

En Rejkjaviko ni renkontis norvegan esperantiston, kiu plendis, ke islandanoj konstante respondas angle, kiam li alparolas ilin en la nova norvega, kiu estas speco de simpligita islanda. Simila estis mia senkuraĝiga sperto en Skandinavio kaj en Nederlando. Mi ofte demandas min, ĉu tiuj landoj, kie laŭŝajne preskaŭ ĉiuj parolas la anglan, ne finfine perdos siajn naciajn idiomojn. Ĉie en la mondo minacas la senkolora, malbunta monokulturo.

Monaĥoj

Eble mi devus klarigi, ke ni estas skotdevenaj kaj kutime parolas la skot-gaelan (ofte kune kun Esperanto) en nia hejmo kaj ene de nia familio. La gaela (ĉu skota, ĉu irlanda) tute ne similas la islandan, sed en Skotlando la gaela estis iom influita de ĝi. La gaela apartenas al la kelta lingva familio, dum la islanda estas ano de la nord-ĝermana, kaj specife de la skandinava subfamilio.

La rilatoj inter la skandinavoj kaj la gaeloj estis daŭraj kaj intimaj. Inter la 8a kaj la 15a jarcentoj, la vikingoj iom post iom okupis la nordajn kaj okcidentajn insulojn de Skotlando, kaj aldone parton de la nord-orienta ĉeflando. Kiam norvegoj atingis Islandon en la 9a jarcento, ili jam renkontis gaelajn monaĥojn, kiuj venis al la insulo proksimume en la jaro 800. Do, la unua lingvo parolata en Islando estis la gaela, ne la antikva norvega.

Sklavinoj

Plie dum siaj rabekskursoj, la vikingoj ŝtelis virinojn el Irlando kaj Skotlando kaj retenis ilin kiel sklavinojn. La rezulto de tiu movado de homoj inter la skota kaj la skandinava teritorioj jenas: kaj en la Hebridoj kaj en Islando estiĝis miksita norvega-gaela popolo. Supozeble en Islando, la gaelaj genoj, konstateblaj en la hodiaŭa loĝantaro, devenas de la virina (mitokondria) flanko. Mi ne sukcesis trovi restaĵojn de la gaela lingvo en la islanda lingvo, sed kelkaj gaelaj personaj nomoj troviĝas inter la islandanoj. Inverse, kelkaj skandinavaj vortoj (kvankam nemultaj) eniris la gaelan: temas precipe pri terminoj, kiuj rilatas al la maro. Plie, kelkaj gaelaj personaj nomoj estas gaeligitaj formoj de skandinavaj nomoj.

La loĝantoj de la nordaj insuloj (Ŝetlandaj kaj Orkadaj) dum jarcentoj retenis sian skandinavan dialekton, sed la vikingoj en la okcidentaj Hebridoj perdis ĝin kaj adoptis la gaelan. Sekve, ni konstatas la strangan fakton, ke, dum la lingvo de la hebridanoj estas la gaela, preskaŭ ĉiuj el la tieaj loknomoj estas skandinavaj, kvankam en gaeligita formo. Sur la skotlanda ĉeflando, tamen, la plimulto de la loknomoj estas pure gaelaj. Eĉ en la sud-orienta parto apud la landlimo kun Anglio gaelaj loknomoj ne forestas. (Ekzemple la lasta skota urbo antaŭ la landlimo havas la klare gaelan nomon Dunbar.)

Lernolibro

Sed mi iom deflankiĝis de mia temo, nome la islanda lingvo. Sur mia librobreto troviĝas lernolibro pri la islanda, verkita de iu P. J. T. Glendening, supozeble angla kompilinto. En la sekcio pri la prononco li asertas, ke en la islanda ekzistas iu sono, kiu havas duoblaĵon en neniu alia eŭropa idiomo, nome la aspiracio de vokalo antaŭ duobla konsonanto, ekzemple en la vorto „uppi”, kiu sonas kiel „uhpi”. Li evidente ne sciis, ke tiu sono estas komuna en la gaela, precipe en la dialekto de la okcidentaj Hebridoj. Supozeble, la antaŭkonsonanta aspiracio estas nur unu el la sonoj en la gaela, kiuj devenas de la vikingaj koloniistoj. Iom simpligita priskribo de la skotgaela lingvo povus esti, ke ĝi estas varianto de la irlanda, prononcata kun islanda akcento. (Tiu prononco ne aŭdiĝas en la irlandgaela.)

Mi ne povas pretendi, ke mi ĝis nun faris grandan progreson en mia lernado de la islanda. Ĝia gramatiko estas eksterordinare komplika por eksterlandanoj, kiel mi. Ĝi estas tre fleksia lingvo, kiel la latina kaj la pragreka, kun abundaj konjugacioj kaj deklinacioj, kaj antikvaj karakterizoj kiel la supino, la tiel nomata meza voĉo, kiuj cetere troviĝas nur en la klasikaj lingvoj. Kelkaj islandaj sonoj, ekzemple la duobla „-nn” kaj „-ll” estas malfacilaj por neislandanoj. Aliflanke, aliaj islandaj sonoj estas facilaj kaj tute normalaj por gaellingvanoj. Finaj voĉaj konsonantoj kiel „d” estas elparolataj senvoĉaj (samkiel en la islanda) en la skotgaela, kvankam ne en la irlanda. Aliaj sonoj, maloftaj en eŭropaj lingvoj, okazas kaj en la gaela kaj en la islanda. Ofte, internaj konsonantoj, kiel „g” (ĝenerale „gh” en la gaela), estas modifataj aŭ malaperas en la prononco.

Mutacio

Kiam mi menciis al mia edzino, ke mi konsideras malfacila la gramatikon de la islanda, ŝi rimarkigis, ke ankaŭ la gramatiko de la gaela havas komplikaĵojn. Kelkaj el tiuj komplikaĵoj estas similaj al la islandaj; aliaj tute unikaj. Ekzemple, ambaŭ lingvoj havas internan mutacion de vokaloj, dum la gaela (sed ne la islanda) havas ankaŭ komenc-konsonantan mutacion. Nur la gaela posedas la vokativan kazon kaj la distingon inter dependaj kaj sendependaj verboj. Aliflanke, tamen, la formo de gaelaj verboj ne ŝanĝiĝas laŭ la akompananta persono aŭ pronomo, kaj en tiu senco ili estas similaj al la esperantaj. Plie, en la gaela estas nur dek unu neregulaj verboj, krom la du verboj por „esti” kaj malgranda nombro da nekompletaj verboj. Do, oni povus disputi, kiu el la du lingvoj estas la pli facile lernebla, kvankam verŝajne la gaela gajnus la konkurson. Dum la lastaj jaroj la gaela iom simpliĝis, preskaŭ tute perdante, ekzemple, la dativan kazon kaj kelke da silentaj literoj.

Se oni komparas samajn tekstojn en la islanda kaj la moderna norvega, estas mirinde, kiom similaj estas la du idiomoj. La norvega aspektas tre simpligita kaj pli konciza, sed evidente samdevena, dum ĉiu vorto en la islandaj frazoj devas esti analizita, kiel tiam, kiam oni studas la klasikan latinan lingvon.

Aviadilo

Se mi estus pli juna, mi ŝatus partopreni kursojn por eksterlandanoj pri la islanda lingvo, kiuj okazas en diversaj universitataj centroj en la lando, sed mi ne plu estas tia. Kaj vojaĝi per aviadilo hodiaŭ ne estas agrabla sperto. Do mi restos hejme kaj parolos nian prapatran lingvon. Aŭ Esperanton!

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Absoluta miskompreno ...

... pri la koncepto kaj faktaro „scienco” montriĝas en la titolo „Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu” de la artikolo de García Fumero (MONATO 2014/4, p. 23-24). Efektive, scienco absolute indiferentas pri ĉia esplorvojo fremda al tiu de scienco mem kaj absolute fajfas pri ia alivoje fiksita celo aŭ rezulto. Ja tre povas okazi, ke religio kverelas kun religio, scienco kun scienco, eĉ religio kun scienco. Sed se scienco kverelas kun religio, jen ĝi ĉesas esti scienco.

Antonio ALONSO NÚÑEZ
Hispanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Antonio Alonso Núñez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malofta aktualaĵo

Jen libro pri Rusio, verkita de profesia (kaj premiita) ĵurnalisto, kiu iam raportadis el Moskvo por finna gazeto. Krom en Esperanto, Homoj de Putin aperis ankaŭ en la finna kaj la sveda.

La aŭtoro, Kalle Kniivilä, famas en Esperantujo kiel redaktinto de TEJO Tutmonde kaj unu el la fondintoj kaj redaktantoj de Libera Folio. Li estis ankaŭ estrarano de UEA pri informado, kaj li uzis siajn esperantajn kontaktojn en la kreado de ĉi tiu libro, ĉar rusaj esperantistoj helpis lin dum liaj vojaĝoj en Rusio trovi taŭgajn homojn por intervjui: perfekta ekzemplo de reala aplikado de Esperanto, ĉar la produkto el tiu internacia kunlaboro utilas kaj por esperantistoj kaj por neesperantistoj.

La libro havas la trafan subtitolon „La silenta plimulto de Rusio”, ĉar ĝi temas pri ordinaraj rusoj, kiuj ne manifestacias surstrate, ne estas intervjuataj de eksterlandaj ĵurnalistoj (escepte kiam Kalle ilin vizitas), sed ripete voĉdonas por Vladimir Putin, konfidante al tiu la regadon de Rusio dum 15 jaroj. Kial ili tion faras?

Respondojn al tiu demando ni ricevas per la propraj vortoj de elektitaj membroj el tiu silenta plimulto, provizore malsilentigitaj de Kalle, ĉar la libro enhavas multajn citaĵojn el intervjuoj kun ili, sed ankaŭ per la klarigoj de Kalle, kiu ĉerpas el siaj propraj spertoj kaj el pluraj pezaj libroj pri la lastatempa historio de Rusio.

Temas, interalie, pri diveneblaj faktoroj: la homoj ĝuas relativan prosperon sub Putin, kaj ili ankoraŭ gardas malagrablajn memorojn pri la krima ĥaoso, kiu antaŭis lin. Tamen la ekonomio de Rusio preskaŭ tute dependas de la eksportado de gaso kaj nafto, kies internacian prezon Putin ne povas regi, do la estonteco estas malcerta, speciale ĉe la lastatempa ekspluatado de skistogaso. Relative nova evoluo estas, ke Putin de ĉirkaŭ 2012 pli-malpli turnis la dorson al la edukita elito de Moskvo, kompreninte, ke liaj plej fidelaj subtenantoj troviĝas en la ekonomie postrestintaj regionoj ekster la ĉefurbo.

Al mi estis interese legi, kiel la rusoj cinikiĝas pri politiko. Tiu evoluo ne surprizas post tiom da mensogoj kaj trompoj, sed ĝi ankaŭ paralelas al evoluo en multaj aliaj landoj. En Britio, ekzemple, pli kaj pli da inteligentaj kaj bone informitaj homoj ne plu malŝparas sian tempon por iri al balotejo, ĉar ili scias, aŭ opinias scii, ke la demokratio estas nur trompŝajnigo, ke ĉiuj politikistoj estas koruptitaj, kaj tiel plu. Bedaŭrinde, ili pravas, almenaŭ certagrade. Krome, la rusoj, simile al homoj en aliaj landoj, entuziasmiĝas pri konspiroteorioj. Bedaŭrinde, multaj el tiuj teorioj, eĉ kelkaj plej strangaj, enhavas kernon de vero.

Ne esperu trovi en la libro de Kalle Kniivilä ĝisfundan analizon, kaj certe ne atendu de li solvoproponojn. Li estas ĵurnalisto kaj verkas ĵurnaliste, citante homojn, perante siajn impresojn (interalie pri sia vizito al Moskvo en 1991, longe antaŭ ol Putin ekregis). Sed li faras tion tre bone, kaj la libro estas tre leginda, ankaŭ kiel ekzemplo de malofta ĝenro en Esperanto: nefikcia libro pri aktuala temo.

Mi ricevis la libron por recenzo kaj papere kaj kiel bitlibron. Mi konsultis ambaŭ, sed komencis per tralego de la bitlibro. Ĉar la libro havas nek bildojn nek grafikaĵojn, kaj ne estas komplikaj krucreferencoj, ĝi estas tre oportune konsumebla kiel bitlibro.

Edmund GRIMLEY EVANS
Pri la sama verko estis publikigita recenzo de Nikolao Gudskov: Rigardo al la interna Rusio deekstere en MONATO 2015/01, p. 25.
Kalle Kniivilä: Homoj de Putin.. Eld. FEL, Antverpeno, 2014. 165 paĝoj. ISBN 978-9077066-52-2.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova ĉefstacidomo en Vieno

Turistoj ĝuos pli da komforto kaj pli mallongajn veturdaŭrojn en Aŭstrio. Ekde decembro 2014 preskaŭ plene funkcios la nova viena ĉefstacidomo. De tiam veturos trajnoj el diversaj aŭstraj urboj rekte al la ĉefstacidomo kaj de ĝi al la viena flughaveno. En kelkaj stacidomoj eblos aĉeti kombinitajn biletojn por trajnveturo kaj flugo.

En junio Christian Kern [kristian kern], ĝenerala direktoro de la Aŭstraj Fervojoj (ÖBB), kaj Peer Albrecht [per albreĥt], ĉefo de la flugkompanio Aŭstraj Aerlinioj (AUA), parolis pri la nova kunlaboro kaj montris modelojn de modernaj trajnoj kaj aviadiloj.

La nova ĉefstacidomo ne estas finhaltejo kiel la iamaj jam malkonstruitaj suda kaj orienta stacidomoj. Nun la enveturantaj trajnoj haltas kaj daŭrigas la veturon. Do nun la trajnoj veturas jene: loko A – ĉefstacidomo – loko B. Tial oni ofte ŝparas ŝanĝon de trajno.

La tegmento de la viena ĉefstacidomo estas impona: La 14 romboj – kun entute 31 000 m 2 – estas el 7000 tunoj da ŝtalo; tio estas du trionoj de la ŝtalo, kiun oni bezonis por konstrui la parizan Ejfelturon. Ankaŭ la dutraka linio de la viena ĉefstacidomo al la flughaveno estas parte nova. Por ĝi oni devis interalie konstrui 200 metrojn longan ponton super la centra aŭstra ranĝadstacio Kledering [klédering]. Por tiu ponto oni bezonis 2300 tunojn da ŝtalo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Komunikaĵo de Ikaro

Eltondaĵo el la lasta raporto pri la planedo Ikaro

En mia antaŭa raporto mi provis priskribi la aspekton kaj fizikajn karakterizojn de la ikaranoj (t.e. la plej inteligentaj loĝantoj de ĉi tiu planedo). Bedaŭrinde mi timas, ke mi tiam malsukcesis prezenti koheran imagon pri tiuj estaĵoj, ĉar ili estas tiom malsimilaj al iu ajn, kiun ni konas sur nia tero. Ekzemple, ni ne povis konstati, kie troviĝas iliaj vidorganoj aŭ aŭdorganoj, nek la cerbo, kvankam estas evidente, ke ili ja vidas, aŭdas kaj pensas. La ununura komparo, kiun ni kapablas fari, estas eble kun la diafanaj estaĵoj observataj en la lumfasko de la reflektoro de la submara miniveturilo de Jacques Cousteau kaj aliaj, kiuj esploras la plej profundajn abismojn de niaj oceanoj.

Tamen, la ikaranoj estas nek marloĝantoj, nek amfibiaj. Plie, ili aspektas iom pli fortikaj ol tiuj loĝantoj de la maraj profundejoj, malgraŭ la fakto, ke malkiel la homa fiziko, iliaj korpoj aspektas tiom gracilaj, ke oni havis la impreson, ke la plej malforta vento forblovus ilin. Ili memorigas nin pri teraj plantoj aŭ delikataj arboj, kiel nia tremolo aŭ la floranta sambuko.

Kelkaj el nia teamo trovas ilin belaj, sed por kelkaj ili ŝajnas strange timigaj pro sia alimonda aspekto. Tamen, ni havas neniun motivon por supozi, ke li estas malamikaj aŭ danĝeraj. Tute kontraŭe, ĝis nun ili montris neniun signon de malamikeco, kvankam ili ne faris al ni bonvenigajn gestojn kaj proponis al ni neniun helpon.

Nia plej granda problemo estis la malfacilaĵo iel komuniki kun ili. Feliĉe, nia kunulo, la filologo Neuwirth, kiu jam pasigis pli ol jaron inter la ikaranoj, trovis provizoran solvon. Li decidis, ke ilia lingvo estas tute nelernebla por teranoj. (Poste, ni klarigos, kial.) Do li havis la aŭdacan ideon instrui al unu aparte kapabla ikara individuo Ilon, la internacian lingvon, kiun ni uzas inter nia plurlingva ŝipanaro. La planedano, kiun li elektis por tio, estas (laŭ nia tera terminaro) iu fakulo pri lingvistiko, kiun ni nomu U, pro la fakto ke lia vera nomo estas neprononcebla.

La tasko de Neuwirth ŝajnas neefektivigebla, ĉar la parolorganoj de la ikaranoj ne permesas, ke ili eligu la sonojn de iu tera lingvo. Pro tio, U kaj Norwirth interkonsentis, ke ĉiu fonemo de Ilo estu anstataŭigita per tute alia ikara fonemo, por krei specon de kodo, kiun nur ili ambaŭ povis kompreni. Plie, ĉar la gramatiko, sintakso kaj vortordo de la ikara lingvo malsimilas niajn eŭropajn konvenciojn, la originala Ilo devis esti komplete transformita, por efektive krei novan lingvon, sed kun du variantoj – unu prononcebla por U, kaj la alia por Neuwirth.

Eĉ tiuj ŝanĝoj, tamen, ne tute venkis la malfacilaĵon de interkomunikado. La ikara lingvo ne klare distingas inter nominativo kaj akuzativo, subjekto kaj predikato, verboj transitivaj kaj netransitivaj. Ĉiuj el la lastaj (kvankam „verbo” ne estas taŭga termino en ĉi tiu kunteksto) estas ergativaj. Ikaranoj ankaŭ ne rekonas distingon inter substantivo, verbo aŭ adjektivo. Ili pensas laŭ Gestalt-konceptoj , t.e. laŭ tutaĵoj, ne detaloj, pri kiuj ili apenaŭ interesiĝas.

Ni menciis, ke la ikara lingvo estas nelernebla. La kialo fontas el la historio de la planedo. Antaŭ longe (kiom longe ni ne konstatis), ĉiu grupo kaj nacio parolis sian propran, kaj tute apartan lingvon. Entute temis pri pli ol dek tri idiomoj, ĉiuj apartenantaj al malsamaj lingvaj familioj. Por unuigi la planedanojn oni decidis krei ununuran lingvon konsistantan el la tuta gamo da idiomoj, inkluzivigante la gramatikon, vortaron kaj sintakson de ĉiuj el la originalaj etnaj lingvoj. Ni teranoj neniam povus enkapigi tiel kompleksan lingvan sistemon.

Tamen, se la ikara lingvo ŝajnas bizara, eĉ pli stranga estas la fiziologio de la ikaranoj. Ili ne posedas sekson, do estas nek viraj nek inaj. Konsekvence, ili reproduktiĝas ne per seksumado sed per klonado. Do, estas neniu persona rilato, korinklino aŭ sento de aparteno inter la generacioj. Neniu havas gepatrojn, do ne ekzistas „patrina” aŭ „patra” sentimento. La vorto „amiko” ne ekzistas en la ikara lingvo. Plej proksimaj tradukoj estas „tiu, kiu loĝas apud mi”, kaj „tiu, kun kiu mi foje manĝas”. Pro tio, konceptoj kiel „amo”, „kompato”, „sentimento” estas neimageblaj inter la ikaranoj, kaj sekve ili ne kreas literaturon, poezion, aŭ muzikon. Ili ŝajnas esti tute neemociaj, kaj en sia abunda „libertempo” (ĉar ili ne laboras en nia senco de la vorto) ili okupas sin per matematiko – ne nur pri novaj problemoj kaj teoremoj, sed eĉ per invento de novaj matematikaj sistemoj.

Pro tio, ke ili ne estas seksaj estaĵoj, ili kompreneble spertas nek la plezurojn nek la problemojn de amo, seksumado, partnereco aŭ intimo. Ili ne ĵaluzas, nek envias. La miskomprenoj, kiuj ofte aperas en teraj familioj kaj inter geedzoj aŭ amantoj, ne tuŝas ilin. Iliaj korpoj ne konas la efikojn de vira testosterono aŭ de adrenalino, do ili ne militas, kverelas, aŭ ekscitiĝas. Ŝajne neniam okazis milito sur la planedo. Ilia socio ne povus esti pli simpla, kaj estas, en pozitiva senco, anarkia. La ikaranoj konas nek registaron, nek policon. Ili ne bezonas ion ajn, kio similas monon, bankojn aŭ ekonomion. Neniu el ili posedas proprietaĵon, do ne okazas ŝtelado, uzuro aŭ krimo. Tamen, tio neniel signifas, ke Ikaro estas Paradizo, almenaŭ laŭ la kriterioj de ni teranoj. Pri tio, nia nekredanta ŝipestro (kiu, tamen, devenas de hinda familio) ŝercis: „Eble ne Paradizo, sed ĝi tro similas la tradician imagon de la kristana Ĉielo – neniu peko, sed neniu plezuro!”.

Ikaranoj neniam praktikis agrikulturon, kaj kiam Neuwirth provis planti kaj kultivi kelkajn legomojn, la planedanoj forte kontraŭis kaj malhelpis liajn klopodojn. U asertis, ke lia popolo nenion faras, kio povus difekti, vundi aŭ transformi la terenon aŭ la naturon per plugado, fosado aŭ tondado, agoj kiuj „cikatrigus” la korpon de la tero. Evidente ili paŝas malpeze sur la supraĵo de la tero, perturbante nenion, kiel la praloĝantoj de la amerika kontinento antaŭ la alveno de la blankuloj. Ili eĉ ne konstruas domojn, simple ŝirmante sin, kiam la vetero malmildas, en la kavernoj, kiuj abundas sur Ikaro. Tiuj kavernoj estas varmaj kaj komfortaj, nature garnitaj per musksimila kreskaĵo sur la vandoj kaj la planko, do bone izolitaj.

La ikaranoj nutras sin per fruktoj kaj nuksoj, kiuj falas konstante, en ĉiu sezono, de la arboj kaj arbustoj. Ili ne plukas, deŝiras aŭ tondas ilin. Simile, ili ne mortigas aŭ manĝas la faŭnon de la planedo. Nenio, kio similas niajn terajn fiŝojn, troviĝas sur Ikaro, kaj mankas birdoj, mamuloj, rampuloj kaj marsupiuloj (ventropoŝuloj). Fakte, la faŭno estas malabunda kaj malvaria. Pro tio, ke la ikaranoj estas ne agrikulturistoj sed kolektantoj, ilia planedo ne povas subteni grandan loĝantaron, do nur kiam mortas iu el ili, estas klonata unu nova individuo, tiel konservante stabila la nombron de planedanoj. Tiu, kiu estas la antaŭulo – ne temas pri patro aŭ generinto – de klono poste ne zorgas aŭ interesiĝas pri ĝi, kaj sentas neniun „familian” rilaton kun ĝi. Tiuj ikaraj klonoj ekestas jam kun la memoro kaj konoj (krom la plej lastaj) de la tuja antaŭulo. Eĉ la komplikan ikaran lingvon ili heredas.

Ni ne sukcesis malkovri, ĉu la loĝantoj de ĉi tiu planedo devas dormi, aŭ kapablas sonĝi, kvankam ili kelkfoje ripozas en siaj kavernoj. La plimulton de la tempo ili pasigas kolektante la falintajn fruktojn kaj la kreskaĵojn faligitajn de ventoj kaj ŝtormoj.

La ikaranoj ne havas religion, kaj tiu koncepto estas al ili tute fremda. Malkiel kelkaj teranaj religiuloj, ili ne timas la morton, kaj kiam iu el ili forpasas, neniu funebras. Laŭ nia pensmaniero, ilia vivo ŝajnas paca kaj trankvila, sed monotona kaj teda. Ili neniam spertas ekstazon, eksciton aŭ stimulon (eble parte pro tio, ke ili estas senseksaj). Tamen, povas esti, ke la malesto de perforto, agreso aŭ intenca detruo de la medio iom kompensas tiun mankon.

Kiam venis la tempo de nia reveno al nia hejma planedo, ni kuniĝis kun grupo da ikaranoj apud nia kosmoŝipo. Nome de nia teamo kaj pere de la interpretisto U, Neuwirth adiaŭis la planedanojn, dezirante al ili – kaj precipe al U, ĉe kiu li tiom longe vivis kaj kunlaboris - „Ĉion bonan!” La reago de U surprizis nin. Li simple diris „Iru!”, kaj tuj forlasis la lanĉejon. Ni poste rimarkigis al Neuwirth, ke la malvarma sinteno de lia ikara amiko ŝajnas stranga. „Tute ne”, respondis Neuwirth. „La ikaranoj ne havas amikojn. Ili rekonas nek amikojn, nek malamikojn.”

Do, jen niaj konkludoj: Kvankam la ikaranoj estas liberaj de multaj el la problemoj, malĝojoj kaj suferoj, kiujn ni, pro nia homa kondiĉo, devas sperti, mi persone, kaj la anoj de nia teamo, preferus loĝi sur nia kruela kaj tragika planedo kaj suferi ĝiajn malbonaĵojn ol pasigi la senemocian kaj apatian vivon de la ikaranoj. Ŝajnas, ke precize pro la ekzisto de malĝojo, pezo kaj penigo ni teranoj povas ankaŭ koni ĝojon, ekstazon kaj feliĉon. Bedaŭrinde, sur la tero, estas precize pro la ekzisto de la malriĉeco de multaj mizeruloj, ke ekzistas la vasta riĉeco de malmultaj privilegiuloj; kaj estas ĝuste la ĉeesto de krueleco, kiu ebligas kaj elvokas la kompaton – kiu, laŭ la poeto Kálmán Kalocsay, estas la plej sankta kaj plej nobla el la homaj sentoj.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rigardo al la interna Rusio deekstere

Kalle Kniivilä estas finndevena sveda ĵurnalisto, brile posedanta la rusan lingvon kaj multe verkinta pri kaj el Rusio dum la lastaj 25 jaroj. Aŭtune de 2013 li faris novan vojaĝon tra Rusio, vizitante Moskvon kaj ankaŭ grandajn kaj malgrandajn rusajn urbojn por trovi la respondon al la demando: kial plimulto de la homoj partoprenantaj balotojn (do, ĉirkaŭ triono de la tuta loĝantaro) ĉiam denove subtenas per siaj voĉoj sinjoron Putin, kiu de la unua vido (mi diru, ankaŭ de la dua kaj la tria!) ne aspektas ideala prezidanto kaj faras sufiĉe multe da misoj. Kiu do estas la reala homa bazo, danke al kiu tiu persono, kiu ofte neglektas homajn rajtojn kaj objektive reduktas civitanajn liberojn, jam 15 jarojn okupas en la lando la plej altajn postenojn?

Ĵurnalisto-observanto

Kniivilä partoprenis, kiel ĵurnalisto-observanto, la balotojn de la ĉefurbestro en Moskvo, li parolis kun pluraj homoj de diversaj profesioj: eksaj inĝenieroj, kiuj devas okupiĝi pri io alia, fabrikaj laboristoj, kiuj ĉu perdis, ĉu konservis siajn postenojn, busŝoforoj, flegistinoj – bunta vico de simplaj homoj, kiuj travivis malfacilan periodon de la vivo en la 1990aj, spertis falojn kaj sukcesojn kaj nun plejparte atingis certan stabilecon de la vivo. Estas ne nur rusoj, sed ankaŭ reprezentantoj de aliaj etnoj – tataroj, ĉuvaŝoj. Ili ofte bone scias, ke ne ĉio glatas en la lando – polico kruelas, koruptado grandas, ĉefaj televidkanaloj plenas je ŝtata propagando – sed tiujn homojn tiaj aferoj ne multe tuŝas, ĉar politikon ili strebas eviti, en televido interesiĝas pri filmoj kaj seriaroj, kaj volas konservi almenaŭ tion, kion ili ja havas. Por unu generacio unu tertremo sufiĉas. Tial ĝuste el la vicoj de la provincanoj, finfine akirintaj stabilecon, venas plejmulte da voĉoj por Putin, kies epoko signifas stabilecon. Pri la nova generacio, kiu ne spertis la revoluciajn kaj ekonomiajn ŝtormojn de la 1990-aj, ankoraŭ ne klaras – ĝi ne rapidas riveli siajn strebojn.

Klarigoj trafaj, sed ...

Kiel ĵurnalista verko, la libro de Kalle Kniivilä estus senriproĉa, se li ne provus fari kelkajn proprajn klarigojn al la priskribataj aferoj. Ofte tiuj klarigoj pri antaŭnelongaj historiaj eventoj estas tre trafaj (kiel, ekzemple, emfazo de tiu observo, ke la politiko de Putin estas daŭrigo de la politiko de Jelcin k.s.), sed samtempe li faras tri bazajn metodologiajn erarojn, kiuj iom senvalorigas la tuton. Tio estas, unue, blinda sekvo al la libro de Jegor Gajdar („Falo de Imperio ...”) en klarigo de la kaŭzoj de la ruiniĝo de Sovetio. Gajdar, kiel fanatika novliberalulo (kvankam ekskomunisto!) ĉefe emfazas certajn internajn ekonomiajn kaŭzojn, kaj lia celo estis sin indulgi pri absolute malsukcesaj ekonomiaj reformoj, kiuj ĉion detruis, sed nenion kreis – anstataŭ „ŝoka terapio” okazis ŝoko sen terapio (ke povis esti male, pruvas la ekzemplo de pluraj landoj, de Ĉinio ĝis Slovenio).

Due, sekvante Gajdar-on, nia aŭtoro faras la duan principan eraron, sen kiu nenio en la nuna Rusio bone kompreneblas. Ja ne estas, kiel li asertas, iu „konspirteorio” pri tio, ke Sovetio ruiniĝis pro usona influo: ekzistis reala milito (bone, ke nur malvarma!), kiun Sovetio tute klare malgajnis. Kaj en la postsovetia Rusio en la komuna konscio gravegan rolon ludas la socia psikologio de malvenkinta popolo. Tion nepre necesis konsideri ankaŭ analizante la relative grandan subtenon al Putin.

Kaj, trie, parolante pri la opoziciuloj (eĉ „radikalaj”), la aŭtoro apenaŭ montras, kiel iliaj pozitivaj programoj diferencas de tiu de Putin. Eble pro tio, ke grandaj diferencoj tie ne ekzistas – kaj Proĥorov, kaj Navalnij, kaj plejparto de la ceteraj estas laŭ siaj ekonomiaj ideoj eĉ pli konsekvencaj novliberaluloj ol Putin mem (kiu, pro desubaj protestoj, devis lasi iujn socialajn garantiojn kaj programojn, kion la aŭtoro ja honeste mencias) – se iu el ili ricevus potencon, la ekonomia situacio de la malfortaj tavoloj de la popolo povus nur malboniĝi. Mi kaj multaj miaj amikoj, kiuj dum jaroj kontraŭstaras al Putin, dum neniu vetero voĉdonos por Navalnij aŭ Proĥorov. Do la popolo (tiu parto, kiu dume voĉdonas) ofte preferas la kutiman malbonon al la minacanta de Navalnij kaj la ceteraj malpliboniĝo!

Rekomendinda

Ĉiuokaze, la libro estas ege interesa, kaj unuavice rekomendindas por legado al esperantistoj el Rusio – por ili plej grave estas, kiel ilia kutima vivo aspektas deekstere. Almenaŭ la frazo „Moskvo estas urbo de kontrastoj”, per kiu Kalle Kniivilä komencas la ĉapitron pri Moskvo, valoras multon ... (Noto: famega frazo el populara sovetia komedio, kiu parodiis la komencon de ĵurnalismaj kliŝaj raportoj pri kiu ajn ekstersovetia urbo.) Ankaŭ alilandaj homoj, kiuj interesiĝas pri la lando, ekscios multajn vivajn detalojn, kiujn oni kutime neglektas, sed kiuj konsistigas realecan bildon de normala ekzistado de simplaj homoj.

Nikolao GUDSKOV
Kalle Kniivilä: Homoj de Putin. Eld. FEL, Antverpeno, 2014. 165 paĝoj, bindita. ISBN 978 9077066 52 2.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Noviga apliko je dispono de kuracistoj kaj pacientoj

Ekzistas pluraj aplikoj por tabulkomputiloj kaj porteblaj telefonoj koncerne sukeran diabeton (latine: diabetes mellitus). Temas, kiel konate, pri disvastiĝinta kronika malsano, en kiu la sangosukera nivelo estas ekscese alta. Haveblas dekoj da tiaj ciferecaj programoj: iuj utilas por krei virtualan taglibron pri la propra nivelo de glukozo, aliaj helpas la pacienton nombri karbonhidratojn ene de diversaj nutraĵoj aŭ preskribas la necesan kvanton de insulino por injekti. Ne mankas aplikoj, kiuj siavice helpas mastrumi la etajn porciigilojn de insulino. Nu, la apliko, kiun ni nun prezentas en ĉi tiu numero de MONATO, faras absolute nenion tian. Sed Sybilia, kreita de la itala doktoro Andrea Kleiner (vidu intervjuon kun li en MONATO 2013/12), faras aferojn, kiujn neniu el la ceteraj aplikoj ankoraŭ faras. Ni vidu ĉi-sube, pri kio temas precize.

Apliko kompleta

Sybilia, simple kaj el nulo, kvazaŭ moderna „orakolo” (se analizi etimologie ties nomon), kreas insulin-terapion por tiuj, kiuj neniam antaŭe utiligis tiun substancon. Ne estas troigo aserti, ke ĝi reprezentas kompletan, kvankam migrantan kaj miniaturan, diabetologian centron. Ĝi ebligas kalkuli la korvaskulan riskon de pacientoj, ilian korpovolumenan indicon (angle: Body Volume Index), la funkciadon de iliaj renoj, rekomendante kontroladon (se necese) de sangpremo kaj lipidoj. Depende de ies klinika profilo, la apliko proponas la plej taŭgan dieton, la plej taŭgan tipon de gimnastiko, la plej taŭgajn kuracilojn (ne nur rekte ligitajn al diabeto, sed ankaŭ statinojn aŭ medikamentojn, kiuj preventas kungluiĝon de trombocitoj).

Apliko skrupula

La apliko malkovras eĉ eventualajn erarojn rilate al antaŭe preskribitaj medikamentoj: ekzemple ĝi rimarkigas la okazojn, kiam t.n. metformino estas kontraŭindikita. Ĝi ankaŭ proponas, kiam haveble, terapiojn pli korektajn por la paciento (ekzemple kiam statino ne estas sufiĉe efika por atingigi al oni la bezonatan nivelon de kolesterolemio kaj povas esti anstataŭigata de alia).

Apliko fidinda

La apliko utiligas algoritmojn, kiuj sekvas la gvidliniojn de la prestiĝa American Diabetes Association. La uzataj algoritmoj estas derivitaj plejparte de medicinaj tekstoj, kiel Medical Management of Type 1 Diabetes Mellitus, unu el la tutmondaj fundamentoj rilate al la kuracado de sukera diabeto unuatipa.

Apliko universala

La „aŭguroj” de Sybilia direktiĝas al ĉiuj: tiu ĉi apliko utilas al la kuracisto, al la fakulo kaj (kial ne?) al la paciento mem. Kvankam ĝi enhavas kompleksajn funkciojn, ĝi sume estas je dispono de kiu ajn (ĉiam rekomendinda estas, tamen, la superrigardo de medicinisto).

Apliko simpla

La apliko estas ekipita per interfaco tiom simpla, ke ĝi kutime ne postulas apartan trejniĝon por povi esti utiligata. La uzo de la apliko antaŭvidas malmultegajn simplegajn paŝojn, al kiuj cetere respondas samnombraj helpaj prembutonoj, kun la celo akompani (paŝon post paŝo) la pacienton. Se tio ankoraŭ ne sufiĉas, ene de la apliko troviĝas ligilo al tre detala filmeto (havebla anglalingve en interreto ĉe la adreso http://www.youtube.com/watch?v=fO89EV7Eu0w).

Apliko senriska

Sybilia estas sekura kaj tute sena je riskoj, ne nur ĉar ĝi baziĝas sur internaciaj sciencaj gvidlinioj, sed ankaŭ ĉar ĝi paradas per longa testado.

Apliko fulmrapida

Mirinda rapideco karakterizas tiun ĉi aplikon. Nova baza insulin-terapio povas esti kreita ene de nur kvin sekundoj. Por krei propran klinikan profilon, oni bezonos malpli ol duonan minuton.

Apliko internacia

Sybilia aperis en Italio, sed jam disvastiĝas tra la tuta mondo. Ĉi tiu apliko haveblas, por la momento, en du lingvoj: la itala kaj la angla. Kun la helpo de iu volontula leganto, ne estus utopie pripensi estonte ankaŭ esperantlingvan version!

Apliko malmultekosta

La aplikon, nun elŝuteblan al ajna Apple-aparato (iPhone, iPad...) post plurjara prilaborado kaj testado, oni povas aĉeti en la cifereca vendejo de Apple kontraŭ la kosto de apenaŭ 2,69 eŭroj. Neniu aldona kosto (ekzemple post kelkaj monatoj aŭ jaroj) estos postulata post ĝia aĉeto. Sybilia estas utila programo, kiu niaopinie ne povas manki en la poŝtelefono aŭ en la komputilo de kuracistoj aŭ de homoj trafitaj de sukera diabeto. Ĉi-lastaj, danke al teknologio, havas jam la eblon simple, sekure kaj malmultekoste teni sub kontrolo sian sanproblemon.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cifereca eldono komprenigas nur onon

La legado de libroj en papera versio, anstataŭ en elektronika, helpas la legantojn eniri pli bone en iliajn intrigojn. Jen la konkludo de freŝa ĉi-rilata esplorado fare de la norvega universitato de Stavanger.

Foliumado

La efektiva – alivorte mane plenumata – foliumado de la paĝoj ebligas pli facile al homoj enmemiĝi en roloj, encerbigi informojn, kompreni detalojn de la teksto kaj, ĝenerale, „vivi” la rakontitajn historiojn; ĉio ĉi ne samnivele okazas, kiam oni dediĉas sin al la legado de ciferecaj verkoj.

Kronologia ordo

Pli specife, personoj, kiuj uzas tabulkomputilojn kaj aliajn elektronikajn ilojn, emas memori malpli bone la kronologian ordon de la priskribitaj faktoj: tion konvinkite asertas la nord-eŭropaj esploristoj.

Transverŝo

Havante enmane paper-versiojn de libroj, oni ja perceptas la pliiĝon de la paĝ-nombro unuflanke kaj ĝian paralelan malpliiĝon aliflanke: ĉi tiu „transverŝo”, kiun oni ne konkrete konstatas ĉe ciferecaj eldonoj, helpas la laŭgradan kaj ĝustan enmemorigon de la intrigo (aliokaze, laŭŝajne, nur parte encerbigebla).

Projekto

Tiu iom kurioza (sed sendube interesa kaj diskutiga) esplora projekto rilatis sepdekon da universitataj studentoj, dividitaj de la fakuloj en du malsamajn legajn grupojn.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Moderna banloko

Slovakio havas 1626 registritajn mineralajn termofontojn. La famo venas de kvin kuracfontoj, el kiuj ŝpruciĝas kuracakvo kun temperaturo de 37,7-40,0 oC. La plej varma fonto havas temperaturon de 94 oC. Plia kuraca produkto estas la sulfura mineralŝlimo uzata por tutkorpa volviĝo. En la banlokoj oni kuracas malsanojn de la mova aparato, statojn post operacioj kaj lezoj, kronikan reŭmatismon, civilizajn kaj profesiajn malsanojn, sed ankaŭ ginekologiajn kaj haŭtajn malsanojn inkluzive de psoriazo.

La fontojn konis ne nur ĝermanaj triboj de kvadoj kaj markomanoj, sed ankaŭ romiaj legioj. La unua skriba mencio pri kuracfontoj devenas de 1247. Iliajn sanigajn efikojn priskribis kuracisto Georg Wernher en 1551 en la latinlingva libro Admirindaj akvoj de la hungara reĝlando (latine: Hypomnematio de admirandis Hungariæ aquis).

La bankuracado en Slovakio havas riĉan tradicion. Unu el la plej malnovaj kaj multe vizitataj banlokoj estas Trenčianske Teplice [trenĉianske teplice] (ĉirkaŭ 150 km norde de la slovaka ĉefurbo Bratislavo). Ĝi situas je alteco de 272 m super la marnivelo en la pitoreska ĉirkaŭaĵo de montara masivo Strážovské [straĵovske].

Tiu moderna banurbeto kun pli ol 1000 litoj proponas tutjare kompleksan kuracadon al preskaŭ 20 000 malsanuloj el Slovakio kaj eksterlando, ĉefe el Ĉeĥio, Aŭstrio, Germanio, Hungario kaj Rusio. En Trenčianske Teplice estas varia kuracprogramo por individuoj, grupoj kaj familioj. La banloko estas ideala elirpunkto por ekskursoj en la regiono.

Laŭ legendo la kuracfontojn malkovris lama ŝafpaŝtisto, kiam li serĉis perditan ŝafidon. Anstataŭ ŝafido li trovis malgrandan lageton kun varma akvo, kiu eligis fortan sulfurodoron. Li banis sin en la lageto kaj saniĝis. Tiun epizodon prezentas hodiaŭ ankaŭ la blazono de la urbeto Trenčianske Teplice, sur kiu estas ŝapaŝtisto, ŝafido kaj kuracfonto.

Evoluo

La plej grandan meriton en la evoluo de la banloko havas familio Ilésházy [ileŝhazi], kiu konstruigis banejojn en la 16a jarcento. En 1835 la banlokon aĉetis greka aŭstro-hungara bienulo, magnato kaj diplomato Georgios Sinas, kiu rekonstruis kaj modernigis ĝin. Lia filo Šimon [ŝimon] konstruigis novajn hotelojn kaj plilarĝigis la anglan parkon. Kaj lia filino Ifigénia konstruigis la turkan bandomon Hammam (esperante: publika banejo) en maŭra stilo.

En la banloko okazas kulturaj aktivaĵoj, inter kiuj plej populara estas la filmfestivalo Art film, kiu ekde 1993 okazas ĉiujare en la dua duono de junio. La filmo, kiu venkas en la konkurso, gajnas la Oran Ŝlosilon, kaj la aktor(in)o, ricevinta la ĉefpremion, postlasas signon de sia mankavo sur la Ponto de la gloro antaŭ hotelo „Flora”. Ĝis nun siajn signojn postlasis steloj de la kinematografio Franco Nero, Gina Lollobrigida, Geraldine Chaplin, Sophia Loren, Ornella Muti kaj aliaj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mortoturismo en Eŭropo kreskas

La rajto morti estas de longa tempo diskutotemo en la tuta mondo. Antaŭ fortega homsufero senelira, kontraŭ kiu la medicino ne povas multon proponi, alvenas la momento, kiam ekaperas ideoj pri la tiel nomataj „eŭtanazio” kaj „helpo al memmortigo”. Kaj ĉi tiuj ideoj kuntrenas tutan serion da konsideroj sciencaj, religiaj, filozofiaj, moralaj (per unu adjektivo: bioetikaj).

Konscienco

En iuj landoj oni laŭleĝe malpermesas tiujn agojn severe. En aliaj ŝajne oni kompateme permesas, ke suferantoj (ĉu konscie, ĉu nekonscie) ricevu morton sendoloran, asiste de medicinistoj. En Svislando la leĝoj ne klare starigas regulojn tiurilate, kaj ekzistas strukturoj (jam malkovrataj ankaŭ de fremduloj), kie eblas prezenti peton pri helpado de memmortigo.

En Usono granda plimulto de la kuracistoj rifuzas favori ies morton, inkluzive de la okazoj pri eŭtanazio, pro motivoj de konscienco.

Svislando

Statistikoj lastatempe publikigitaj de la revuo Journal of Medical Ethics klare montras, ke en la lastaj jaroj la tiel nomata „mortoturismo” duobliĝis en Svislando, precipe en la kantono Zuriko. Alivorte, pli kaj pli da homoj veturas al tiu centreŭropa lando kun la unusola celo fini indamaniere la propran vivon. Inter 2008 kaj 2012 pli ol 600 eksterlandanoj atingis tial Svislandon. Ilia aĝo variis inter 23 (!) kaj 97 jaroj (mezume 69). Pli multaj el ili estis virinoj (58 procentoj).

Plej oftaj diagnozoj priis neŭrologiajn malsanojn, kanceron kaj reŭmatologiajn misfartojn. La „turistoj”, ĉi-okaze tute ne interesitaj pri la naturaj aŭ artaj allogaĵoj de la loko, venis el pli ol 30 landoj, plej multnombre el Germanio kaj Britio.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cent fabeloj

La entombigo estis longa kaj pro tio iomete laciga. La pastro parolis longe, konstante li ripetis sin mem. Kvazaŭ li ne povus trovi la finon de sia prediko. Ĉiuj ekspiris, aŭdante la delonge atendatan „amen”. Eĉ la vidvino jam ne plu havis larmojn, nur konstante ŝi viŝis siajn okulojn per blanka naztuko kun nigra rando.

La poŝtista ĥoro kantis la kutiman kanton, kaj fine ekiris la granda homgrupo supren, al la tombo de la maljuna poŝtisto, kiu troviĝis ĝuste sur la pinto de la monta tombejo.

La suprenirado estis ege malrapida, ĉar multaj maljunuloj alvenis por akompani la lastan fojon la maljunan poŝtiston. Pro tiu malrapideco ĉiuj havis sufiĉan tempon alrigardi la tombojn preterpasatajn kaj kontroli, ĉu estas iu neprizorgata tombo sen floroj. Tuj ekis klaĉo, kiam oni trovis similan tombon! Ĉiuj havis malbonan opinion pri vidvino neprizorganta la edzan tombon: tio signifas, aŭ ke ŝi forgesis la mortintan edzon, aŭ havas novan amanton, aŭ tro pigras. Same malbone oni taksis ankaŭ vidvinojn, kiuj tro pompe ornamas aŭ per tro multaj floroj plenŝutas la tombojn. Severe juĝas la vilaĝo!

Ekpluvis. Komence nur pluvetis, sed ĝis la funebra vico atingis la montopinton, eĉ tiuj malsekiĝis, kiuj hazarde havis ombrelon. Kun la pluvo ankaŭ ventaĉo alblovis, kaj la ombreloj iĝis senutilaj, la ventego elŝiris ilin de la manoj.

La homoj ĉirkaŭstaris la tombon. Nun ankaŭ la ĝishaŭte malsekiĝinta pastro ekkomprenis, ke ne oportunas longa parolado. Surprize, je ĉies ĝojo, li galoprapide finis la preĝon.

Ĉiuj forrapidis, ja la tempesto iĝis pli kaj pli neeltenebla. La vidvino diris al la tombofosistoj, ke ankaŭ ili iru hejmen; nur post la ŝtormo ili finu la entombigon.

La homoj ege malfacile descendis; la koto faris la krutan deklivon glitiga. Ili apogiĝis unu al la alia, provante sin helpi reciproke. Kiam unua homo glitfalis teren, tiam komenciĝis la katastrofo. Tio iel similis la situacion, kiam sur glacia aŭtoŝoseo unu aŭtomobilo bremsate ekglitas kaj kruce haltas meze de la vojo.

Sub batanta pluvego kaj furioza ventego la homoj, unu post la alia, falsterniĝis sur la ŝlimon. Ne nur malsekaj ili estis, sed jam tute enkotigitaj. Kaj ne nur iliaj vestaĵoj! Kotaj estis ĉies haroj, piedoj, vizaĝoj, kaj la manoj perdis ĉian utilon: glitante sur akvo kaj ŝlimo ili ne plu kapablis alkroĉiĝi al io ajn. Vane la homoj provis liberiĝi de tiu situacio. Senpove ili baraktis kunpremiĝante. Dume la aero malvarmiĝis kaj la homgrupo, kiel bestoj en frosto, eksimilis malfeliĉan brutamason.

Ankaŭ du infanoj, parencoj de la maljuna poŝtisto, ĉeestis la entombigon. Kutime la infanoj ne partoprenas entombigojn, sed tiun tagon ili nepre volis veni. La maljunulo ĉiam donis al ili bombonon, kiam ili renkontis lin surstrate, pro tio ili tre amis lin.

Nun, inter la kota homamaso, ankaŭ ili kuŝis, kaj kun timo ili provis resti ĉe la patrino, kiu mem provis gardi ilin kontraŭ la furiozantaj naturelementoj. Vanaj provoj. Tamen la fakto, ke ili kuŝas apude, iomete faciligis la preskaŭ neelteneblan situacion. La pastro, alta, maldika viro, kuŝis inter siaj eklezianoj kaj sentis, ke la cirkonstancoj estas vere nedecaj kaj humiligaj. Do li provis leviĝi. Ege malfacile li sukcesis momenton ekstari, sed tuj poste li denove ekglitis kaj kun granda bruo replonĝis en la koton. La afero iĝis tragikom"edia. Ĝuste tial ĝi havigis al unu el la infanoj nerezisteblan motivon por ekridi. Lia patrino provis admoni lin, sed jam la alia infano siavice ekridis, kaj la patrino mem, rimarkinte la humuran flankon de la afero, ne povis reteni sin, kaj siavice laŭte ekridis. Fine ankaŭ la pastro, kaj eĉ la trista vidvino ridis kaj ridis, kaj la tuta homamaso ne plu estis skuata nur de pluvego kaj ventaĉo, sed ankaŭ de nebremsebla komuna ridegado, kiu per si mem havigus al ĉiuj agrablan varmosenton.

La rido ja similas al ploro. Fakte post nelonge la vidvino jam ne ridis, sed ploris. Tamen, neniu tion rimarkis.

La evento ĉiziĝis en ĉies menso. Ekde tiam la vilaĝanoj ĉiam memoris pri la entombigo de la maljuna poŝtisto, kvazaŭ tiu tago signus por ili la komencon de nova erao. Menciante ion ajn, ili diris: „antaŭ la entombigo”, aŭ „post la entombigo”. Neklarigeble la interrilatoj en tiu homgrupo tute ŝanĝiĝis. Ili iĝis kvazaŭ parencoj. Ne plu okazis kvereloj inter ili. Nevidebla fadeno interligis ilin. Pli volonte ili alparolis kaj helpis unu la alian ol aliulojn, kiuj ne ĉeestis la faman entombigon. La pastro mem sentis, ke tiuj homoj de la komuna enkotiĝo kaj de la korusa ridegado iĝis iomete pli karaj por li.

La maljuna vidvino ne miris, sed feliĉe konstatis, ke ŝi iĝis kvazaŭ ĉies avino. Ŝi kaj la maljuna poŝtisto ne havis infanojn, sed ambaŭ tre ŝatis la geknabojn de la najbaroj. Nun ne nur la najbaraj infanoj vizitis ŝin, sed ankaŭ aliaj. Kaj ne nur infanoj venis. Ne pasis tago sen vizitanto. Ĉiuj diskutis kun ŝi, petis konsilojn, kore helpis ŝin. La infanoj feliĉe aŭskultis ŝiajn fabelojn. Unue ŝi rakontis la jam konatajn fabelojn, sed poste naskiĝis novaj fabeloj, de ŝi mem elpensitaj. Somere en ŝia ĝardeneto ariĝis infangrupo por aŭskulti la novajn, kuriozajn fabelojn. Vintre ne estis sufiĉe granda ŝia eta loĝejo. Tiom pli, ĉar jam ne nur infanoj venis aŭskulti, sed pli kaj pli multaj plenkreskuloj.

Foje vizitis ŝin la pastro. Li aŭskultis, kaj tuj poste li konsilis al la maljunulino, ke ŝi surpaperigu la belajn rakontojn. La vidvino diris, ke ŝi ne kapablas tion fari. Tiam la pastro petis la infanojn, ke ili transskribu la aŭskultitajn fabelojn. Tiel okazis. La avino fabeladis, la infanoj skribadis, la pastro zorge kolektis la plej belajn rakontojn. Je la fino li sekrete presigis la tutan kolekton.

Grandega estis ĉies surprizo, kiam publike aperis la bela fabellibro. La titolo estis simpla: Cent novaj fabeloj.

La avino ne kredis al siaj okuloj, kiam la pastro alportis al ŝi la bele binditan volumon. La tuta vilaĝo feliĉis kaj fieris pro tio, ne forgesante, ke tion oni ŝuldas al la fama entombigo de la maljuna poŝtisto.

La fabellibro rapide elĉerpiĝis, oni devis ĝin reeldoni. Poste ĝi estis tradukita en kelkdek lingvojn, kaj en la Internacian, kaj atingis mondfamon.

La maljuna poŝtisto ridetis inter la anĝeloj kaj modeste dankis iliajn gratulvortojn.

Julia SIGMOND

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julia Sigmond el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kultura mozaiko

Jen la unua el tri artikoloj, kiu fokusiĝas pri Svislando.

La unua pakto

En 1291 ekzistis nenia intenco fondi ŝtaton, sed nur promeso okaze de atako pri reciproka helpo inter tri arbaraj regionoj ĉirkaŭ la alpa pasejo Gotardo. Poste tiu grupo kreskis al ok, 13, 22, kaj finfine 23 ŝtatetoj, aŭ kantonoj.

Do Svislando kreskis iom en la sama maniero kiel Eŭropa Unio en la lastaj 60 jaroj. La lasta modifo de la ŝtataj limoj okazis en 1815. La lasta enlanda milito okazis en 1848.

Limo

Tra Eŭropo, de Belgio ĝis Triesto, kuras limo inter latindevenaj kaj ĝermandevenaj kulturoj. Ambaŭflanke de tiu „kurteno” homoj alimaniere reagas al politikaj kaj sociaj problemoj.

La diferencoj estas ne nur lingvaj sed ankaŭ kulturaj – kaj profundaj. Svislando kuŝas sur tiu limo kaj devas ĉiutage maĉi, gluti kaj digesti tiujn kulturajn diferencojn. Okazas, ke ĉe voĉdonoj la diversaj landopartoj alimaniere decidas.

Regionoj

Norde de Svislando de Ĝenevo ĝis la zurika flughaveno etendiĝas montaro kun la nomo Ĵuraso. Ĝi konsistas el paralelaj harmoniaj faldoj ornamitaj de multnombraj abioj.

De la mezo de la lando ĝis la sudo laŭ horizontala linio ŝprucas la Alpoj, pintaj rokaj montoj, kiuj kovras 60 % de la surfaco de la lando. La plej alta svisa punkto situas en la Alpoj apud Zermatt kaj atingas altecon de pli ol 4600 m.

Inter tiuj du bariloj etendiĝas la Meza Ebenaĵo, kiu fakte ne multe ebenas. Tie situas la grandaj urboj Lausanne [lozán], Berno, Zuriko. Svislando devas akcepti gigantan trafikon de nordo al sudo kaj inverse, de Germanio al Italio, ĉu aŭte aŭ kamione, ĉu vagonare. Sub la pasejo Gotardo estas finkonstruata nova fervoja tunelo, kiu ekfunkcios en 2016. Ĝi estas la plej longa en la mondo kun 58 km.

Politiko

Urboj kaj vilaĝoj formas bazan nivelon. Sekvas kantona nivelo: kantonoj estas ŝtatetoj. La konfederacia nivelo kun la federa urbo Berno iom similas al Bruselo por Eŭropa Unio.

Tiu ĉi strukturo datiĝas de 1848. Estas tendencoj doni pli da povo al Berno, dum aliaj tendencoj volas konservi povon ĉe la kantonoj por protekti la ecojn de ĉiuj regionoj. Edukado, ekzemple, restas grandparte en la manoj de la kantonoj. Tio kaŭzas problemojn. Kiam familio translokiĝas al alia kantono, la infanoj trovas, ke la studprogramo ne samas.

Svisoj kutimas voĉdoni kvar ĝis kvin fojojn jare. En kelkaj kantonoj ne-svisoj rajtas voĉdoni. En kelkaj kantonoj ne-svisoj rajtas esti alelektitaj al urbaj parlamentoj.

Kriterioj

Svislando estas mozaiko laŭ tri malsamaj kriterioj. La plej konata kriterio estas tiu pri lingvoj. Ekzistas tri lingvaj regionoj: 70 % de la loĝantoj, en Alemanio, parolas unu el la germandevenaj dialektoj kaj skribe uzas la germanan; 20 %, en Romandio, parolas la francan; 10 %, en Tiĉino, parolas la italan.

En la plej granda kantono svisa, nomata Grizono, aŭdiĝas diversaj idiomoj nomataj „romanĉa lingvo”. Estas malfacile savi tiujn minoritatajn lingvojn kaj do la konfederacio kaj la kantono Grizono dungis lingviston kun la tasko krei unuecigitan planlingvon, kies nomo estas „Rumantsch Grischun”.

Tiu novbakita lingvo estas nur skriba lingvo. Plie, pro la abundo de ne-svisaj loĝantoj (23%), aŭdiĝas en Svislando dekoj da aliaj lingvoj alvenintaj pro enmigrado.

Dua kriterio estas religio. Bazelo, Berno, Zuriko, Ĝenevo estas protestantaj kantonoj. Sankt Gallen, Friburgo, Soloturno estas katolikaj.

Tria kriterio estas la eco de ĉiu kantono: ĉu urba, ĉu kamparana. Oni do povas kompreni, ke Svislando estas aro da interplektitaj regionoj. Ekzemple franclingva kantono povas senti ligon al alemana kantono, se ambaŭ havas la saman religion.

Industrio

Gravas maŝinindustria produktaĵo, mikrotekniko, kemiaĵoj kaj kuraciloj, horloĝoj, nutraĵoj kaj ĉokolado. Mankas nafto kaj diamantoj: oni do instruas al infanoj, ke la ĉefa produkto estas bone organizitaj kaj funkciantaj cerboj. Renomaj universitatoj kaj politeknikaj altlernejoj ekzistas en Lausanne kaj Zuriko.

Ne la homoj estas plurlingvaj, sed la lando estas plurlingva. Same pri financoj: ne la homoj estas riĉaj, sed la lando estas riĉa, pli precize la svisaj bankoj. Grava faktoro en la bonfarto de la svisa ekonomio estas, ke Svislando travivis la 20an jarcenton sen militoj. Do en 1945 ĝi povis tuj eklabori kaj produkti, kiam aliaj eŭropaj landoj devis unue rekonstrui.

Helpas ankaŭ trankvila socia etoso kun interparolado inter dungantoj kaj dungatoj pere de sindikatoj. Pro tio maloftas strikoj kaj strataj manifestacioj. Regas bona laboretoso: svisoj laboras semajne 42 horojn. Pliaj t.n. translimlaboristoj venas el la najbaraj Francio, Germanio, Aŭstrio kaj Italio.

Unuiĝintaj Nacioj

En Ĝenevo, en domaro konstruita por la Ligo de Nacioj inter 1929 kaj 1933, situas nun UN kun duoble pli da kunsidoj ol en Novjorko. Filioj de UN en Ĝenevo: homrajta konsilio, rifuĝintoj, sano, laboro, meteologio, telekomunikado, intelekta proprieto kaj multaj neregistaraj organizaĵoj.

Kulturo

Reprezentataj estas diversaj kulturoj: ekzemple klasika dancado (Premio de Lausanne), kaj muziko (Internacia Konkurso pri Muzikludado de Ĝenevo). Notindas muzeoj kiaj fondaĵo Beyeler en Riehen, Olimpia Muzeo en Lausanne, kaj la Centro Paul Klee en Berno.

Intere la svisaj eminentuloj menciindas Leonhard Euler (1707-1783), sciencisto kaj matematikisto; Johann Heinrich Pestalozzi (1746-1827), pedagogo kaj verkisto; Henry Dunant (1828-1910), la fondinto de Ruĝa Kruco; Alberto Giacometti (1901-1966), artisto, skulptisto; Le Corbusier (1887-1965), artisto, arkitekto; Hector Hodler (1887-1920), la fondinto de UEA; Edmond Privat (1889-1962), sekretario de Gandhi, esperantista aktivulo; Jean Ziegler (1934), sociologo, politikisto, verkisto, filozofo; Roger Federer (1981), tenisoludanto.

Mireille GROSJEAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Urbo kun forta studemo

Jen la dua el tri artikoloj, kiuj fokusiĝas pri Svislando.

Inter lago kaj Ĵuraso

Neocomium estas la latina nomo de la urbo Neuchâtel, urbo kun lago kaj 33 000 loĝantoj. Situanta 425 m super la marnivelo ĝi pli malgrandas ol la pli alta urbo La Chaux-de-Fonds en Ĵuraso (1000 m). Tamen kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj Neuchâtel enhavas la ĉefan parton de la kantona loĝantaro.

Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono Neuchâtel, konata oficiale kiel la Respubliko kaj Kantono de Neuchâtel. Unue francaj familioj, poste la reĝo de Prusujo regis en la regiono (1707-1848). En 1814 la kantono aliĝis al la svisa konfederacio.

En la montara parto vivis ĉiam nur liberaj homoj, kiuj finfine ribelis kontraŭ la eksterlanda jugo. La kulmino estis la jaro 1848, kiam eksplodis revolucio kaj forpeliĝis la reprezentanto de la prusa reĝo.

Nuntempe ĉiam pli alte sur la ĵurasa deklivo super Neuchâtel oni konstruas novajn kvartalojn, de kie eblas ĝui perspektivon sur la tegmentoj de la urbo. De la flankoj de la montaro Ĵuraso oni povas ĉefe en aŭtuno admiri grandan parton de la Alpoj. Monto Chasseral, la plej alta kantona pinto, atingas 1550 m.

Kastelo sur monteto

Vizitindaj estas kastelo kaj preĝejo. La kastelo estas la sidejo de la kantona registaro kaj parlamento. La urbo transiris al protestantismo pro Guillaume Farel (1489-1565) kaj do la granda preĝejo collégiale apud la kastelo estas protestanta. En la urbo vidiĝas fontanoj kaj malnovaj domoj en piedir-zonoj.

Du patriciaj familioj, De Pury (la ĉefa placo de la urbo tiel nomiĝas) kaj DuPeyrou (palaco en francstila parko staras oriente de la centro), riĉiĝis per posedaĵoj en diversaj mondopartoj en la 18a kaj 19a jarcentoj kaj beligis sian urbon. Tamen la tradicia, aristokrata kaj dekstrema Neuchâtel ŝanĝiĝis kaj nun la urba registaro estas centra kaj iom verdula.

Universitato kaj kulturo

En Neuchâtel troviĝas universitato. Dum jardekoj ĝi estis la plej malgranda en la tuta Eŭropo. Tamen multaj studentoj elektas ĝin pro la tiea favora studetoso. En 1975 la universitato kreis Instituton pri Mikrotekniko kaj en 1984 naskiĝis Svisa Centro pri Elektroniko kaj Mikrotekniko. En 2009 kreiĝis ligo inter ĝi kaj la Politeknika Altlernejo de Lausanne.

La kantona muziklernejo ligiĝas al la muzika akademio de Ĝenevo. Do observeblas emo al kunlaboro kaj kunigado de fortoj. Krome la svisa konfederacio klopodas ne konservi ĉiujn servojn en la ĉefurbo Berno. Pro tio Neuchâtel ricevis la federan oficejon pri statistiko.

La urbo proponas ankaŭ teatrojn, inkl. de malgrandaj, avangardaj, diversajn muzeojn (pri artoj kaj pri etnologio), koncertejon kaj restoraciojn. Eblas promeni tra apudlagaj parkoj. Naĝejo, stadiono „La Maladière”, kaj sketejo staras je dispono de sportemuloj.

La aŭtoro Friedrich Dürrenmatt (1921-1990) vivis en Neuchâtel; ankaŭ la hungardevena artisto Viktor Vasarely (1906-1997). Ĉe la universitato profesoris la esperantisto Edmond Privat (1889-1962). En Neuchâtel naskiĝis la psikologo Jean Piaget (1896-1980) kaj la nobel-premiito pri medicino Daniel Bovet (1907-1992).

Mireille GROSJEAN
estas korespondanto de Monato en Svislando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉarnira urbo

Jen la lasta el tri artikoloj, kiuj fokusiĝas pri Svislando.

Kantono Neuchâtel

La Chaux-de-Fonds troviĝas en la ĵuras-montara parto de la kantono Neuchâtel (176 000 loĝantoj en 2014), kiu etendiĝas de la svisa-franca landlimo ĝis la lago de Neuchâtel.

Estante en franclingva Svislando (Romandio), La Chaux-de Fonds kun siaj 40 000 loĝantoj troviĝas laŭnombre en la tria loko post Ĝenevo kaj Lausanne. Sian pasintecon ĝi ne ŝuldas al potencaj regantoj aŭ militistoj, sed al pacemuloj, idealistoj, kuraĝaj pioniroj kaj al kelkaj geniuloj.

La Chaux-de-Fonds estas samtempe nova kaj historia urbo. La arkitektura kerno de la urbo estas raraĵo el la 19a jarcento. En 1984 la svisa registaro decidis protekti ĝin, ĉar tie videblas diversaj arkitekturaj tendencoj, kiuj karakterizas la 19an kaj la komencon de la 20a jarcento. La Chaux-de-Fonds estas la sola urbo en Svislando konstruita laŭ la stilo Art Nouveau (Arto Nova).

Temas pri ĉarnira urbo okupanta pozicion inter Svislando kaj Francio. Aŭtoŝoseoj, flughaveneto kaj ligo kun la franca rapidtrajna reto TGV ebligas kontaktojn kun najbaraj centroj. La Chaux-de-Fonds estas la ekonomia, teknika, komerca, kultura, lerneja, sporta, socia kaj medicina ĉefurbo de interkantona kaj interŝtata grandregiono kun pli ol 100 000 homoj.

Industrio kaj kulturo

Miloj da laboristoj el najbaraj urbetoj kaj vilaĝoj svisaj kaj francaj ĉiutage venas por perlabori sian vivon en La Chaux-de-Fonds. La urbo notindas pro siaj eksportaĵoj, ĉefe pro la horloĝmarkoj Ebel, Corum, Tag Heuer, Ulysse Nardin, Cartier, Movado aŭ Girard-Perregaux. La urbo estas ankaŭ centro pri mikrotekniko kaj informadiko.

Notindas la urbaj muzeoj (ĉefe la internacia muzeo pri horloĝoj, kiu montras la historion de tempomezurado per 3000 objektoj). La teatro estas belaĵo italeca el la 19a jarcento. La industriaj kaj kulturaj instalaĵoj povas facile konkurenci kun tiuj de pli grandaj urboj en Svislando.

Ĉirkaŭe troviĝas altebenaĵo kun vastaj paŝtejoj kaj multaj abioj. La ĵurasa montaro ĉiujare allogas milojn da migrantoj, biciklantoj, ĉevalrajdantoj kaj promenadskiantoj. Ĉi tie grandparte mankas bruo, malpuraĵo kaj agreso kutimaj en grandaj urboj. Malgraŭ tio, tamen, la regiono ankoraŭ ne fariĝis centro de amasturismo.

Interlingvistika arkivo

La Chaux-de-Fonds estas ankaŭ unu el la mondaj centroj por Esperanto. La urba biblioteko protektas la interlingvistikan arkivon CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia).

Krome eblas diri, ke La Chaux-de-Fonds estas la plej alte situanta granda urbo de Eŭropo (ĉirkaŭ 1000 m super la maro); ke laŭstatistike ĝi ĝuas plej oftan sunradiadon en Svislando; ke ĝia akvo fluas al la rejna baseno kaj plue al la Norda Maro; kaj ke ĝi vivtenas la solan profesian teatron en Romandio (Romanda Popola Teatro).

Tie naskiĝis la horloĝisto kaj mekanikisto Pierre Jaquet-Droz (1721-1790), la romantika pentristo Léopold Robert (1794-1835), la piloto kaj aŭtokonstruisto Louis Chevrolet (1878-1941), la poeto, verkisto kaj vojaĝanto Blaise Cendrars (1887-1961), kaj la arkitekto, urboplanisto kaj humanisto Le Corbusier (1887-1965). Cetere, ekde 2009, la urbo estas mondheredaĵo de Unesko.

Mireille GROSJEAN
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj?

La jaro 2015 estas speciale memoriga jaro por japanaj katolikoj 1. Ĝi estas la 400-jara jubileo de la vizito de samuraja delegito al Vatikano 2 kaj la 150-jara datreveno de la malkovro de la sekretaj kristanoj.

En 1615 Hasekura Cunenaga, vasalo de Date Masamune, potenca daimio en la nord-orienta Japanio, marveturis tra Meksiko al Hispanio kaj Vatikano, kie lin aŭdience ricevis la papo Paŭlo la 5a. Li elspezis 7 jarojn por iro-reiro, sed kiam li revenis hejmlanden en 1620, Japanio, sub la reĝimo de Tokugawa jam alprenis sinferman politikon kaj la kristanismo estis malpermesita. Diplomatiaj rilatoj estis limigitaj al Ĉinio kaj Nederlando. La kontakto kun ili okazis nur en Deĵima, malgranda insulo en Nagasaki. Hasekura mortis en profunda malespero en 1622.

Sanga persekuto

Dum la dua duono de la 17a jarcento sanga persekuto kaj amasa martirigo preskaŭ ekstermis la kristanismon, kiun Francisco Xavier (1506-1552) enkondukis en 1549 kaj rapide disvastigis tutlande. Dum la postaj 250 jaroj ĉiuj japanoj estis oficiale budhistoj kaj devige apartenis al iuj budhistaj temploj. Sed en la 1850aj jaroj, sub premo de la okcidentaj grandaj regnoj, Japanio forĵetis sian izolan politikon kaj starigis rilatojn kun Usono, Britio, Francio, Rusio kaj aliaj landoj. Venis alilandaj oficistoj kaj komercistoj kaj tiuj loĝis en tiamaj destinitaj lokoj, kiel Nagasaki, Kobe kaj Yokohama.

Sama kredo

En 1864 Francio fondis preĝejon en Nagasaki por la francoj, kiuj tie loĝis. Scivolaj japanoj venis por rigardi la novan kaj kuriozan konstruaĵon. Inter tiuj, kiuj venis en la 17a de marto 1865, estis dekkelkaj personoj, kiuj konfesis al ĝia pastro, Bernard-Thadée Petitjean: „Ni havas saman kredon kiel vi”.

La novaĵo de tiu malkovro de kristanoj en Japanio tuj disvastiĝis kaj mirigis la mondon. Baldaŭ la kristanoj ĝis tiam kaŝitaj en la najbaraj vilaĝoj kaj insuletoj sin prezentis. Sed, ĉar la japana registaro ankoraŭ tenadis la politikon malpermesi kristanismon, oni arestis, severe torturis kaj deportis ilin en aliajn regionojn. Tiuj persekutoj elvokis fortan kritikon de eksterlandaj reprezentantoj, kaj finfine la registaro nuligis la malpermeson en 1873.

Kamuflado

Kiamaniere tiuj kristanoj kaŝite tenis sian kredon ĉirkaŭ 250 jarojn? La manieroj variis laŭloke, sed, ekzemple, ili kamuflis figurojn de Sankta Maria kiel tiun de Bodisatvo, kaŝis sanktajn bildojn kaj krucifiksojn en ŝrankojn. Bebojn baptis iliaj patroj aŭ onkloj, ĉar post 1644 tute ne ekzistis plu pastroj. Ili recitis oraŝon (latine, oratio t.e. preĝo), tamen ties teksto kaj signifo baldaŭ nebuliĝis. Estis neeviteble, ke dum 250 jaroj sub la surfaca budhismo kaj indiĝenaj kultoj ilia kristanismo ŝanĝiĝis kaj kunfandiĝis en sinkretisman religion.

Sekretaj kristanoj

Post la sinprezentado, kompreneble, la plimulto de la kredantoj revenis al la katolikismo. Sed neignorebla nombro de sekretaj kredantoj ne aliĝis al ĝi. Ili daŭre tenis sian tradician kredon. Por ili ŝajne estis pli grave sekvi la hereditan diservon ol akcepti „nove aperantan” eklezion. Hodiaŭ ankoraŭ kelkaj centoj de tiuj sekretaj kristanoj restas sur la insuletoj okcidente de Nagasaki.

Ĉu ili estas veraj kristanoj? La problemo estas, ĉu la kerno de kristanisma kredo estas konservata? Inter la fakuloj, la respondoj varias.

Ĉiuokaze en januaro 2014 la papo Francisko diris, ke la kristanoj frontantaj al malfacilaĵoj kaj diskriminacioj, precipe en Mez-Oriento, povas tiri valoran lecionon el la japanaj kristanoj, kiuj travivis per sekretaj bapto, preĝo kaj sinkaŝado dum 250 jaroj da kruela persekutado.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de Monato en Japanio
1. La nombro de katolikoj estas 444 441 (2012, 0,35 % de la tuta loĝantaro).
2. Li ne estis la unua japano, kiu vizitis Vatikanon. En 1582 kvar knaboj el Kyusyu (Sud-orienta Insulo) ricevis aŭdiencon de la papoj Gregorio la 13a kaj Siksto la 5a.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĝemelaj desegnaĵoj

El pluraj desegnaĵoj, kiujn la instruistino estis ĵus taksanta, du atentigas ŝin pri io malĝusta. Ambaŭ estas tute similaj, kvazaŭ ĝemelaj, kvankam subskribitaj de malsamaj lernantinoj.

Aĥ, la friponinetoj! Ili kopiis unu de la alia, sendube ... Trafe! Jen Paŭla kaj Helena, nedisigeblaj amikinoj. Naivulinetoj ... Mi devas tuj malkovri, kiu kopiis de kiu. Ke ili venu tuj ĉi tien!

Starante antaŭ la instruistina surpodia skribotablo la du etulinoj, kapkliniĝantaj, atendas skoldon. Ambaŭ jam divenis la kialon de la alvoko, ĉar ili bone sciis, kion ili estis farintaj.

– Vi du atentu, ke mi povus esti via avino, do ne facile trompebla de bubinaĉoj, kiel vi. Nun mi volas, ke vi diru al mi, kiu kopiis de kiu? – ŝian rigardon de riproĉo ili ne vidas, ĉar neniu kuraĝas levi la okulojn, nek doni respondon. Kaj tio daŭradas ... longe ...

– Nu! ... Mi atendas! ...

Sed la silenton ili ne rompas.

– Ne timu, ke mi punbatos vin. Tion mi lasos al viaj gepatroj, kiam ili ricevos mian informon pri ĉi tiu malbela ago via: el... ko... pi... aĵo!!! – ŝi forte silabumas. – Mi volas koni la veron por poentumi laŭmerite: pri la originalo, ni vidos; pri la kopiado, nulon! Ĉu ne?!! La „ĉu ne?!!”, ŝi jam kriegas.

La du lernantinoj ektremas, sed la silento persistas.

– Mi perdas la paciencon. Mi devas poentumi la du ekzercojn, nenion plu!

– Amikino ne denuncas amikinon ... – subite eldiras Paŭla.

– Finfine! Laŭdinda respondo, ja! Kaj vi, Helena, kion vi diras?

– Amikino ne perfidas amikinon ...– ŝi respondas, kuraĝigita de la aŭdaco de la alia.

– Bravo! Fidelaj amikinoj! Sed ... kiu kopiis de kiu?

Pro la obstina manko de respondo, la instruistino avertas:

– Bone! Vi devigas min informi viajn gepatrojn pri ĉi tiu mistero, kaj peti, ke ili venu paroli kun mi. Jen! – kaj ŝi etendas al ili du paperfoliojn, kiujn ŝi estis dume pleniginta. – Morgaŭ vi redonu al mi ĉi tiujn notojn, subskribitaj de viaj gepatroj.

Ambaŭ eliras, kun la notoj enmane, kaj jam kun larmoj ĉe la okuloj.

– Kion ni faru nun? – jam malapud la instruistino, demandas Helena.

– Mi havas ideon! Mi solvos la problemon! – konvinke asertas Paŭla. – Ni reiru al la instruistino.

– Por fari kion?

– Vi faros nenion, eĉ ne malfermu la buŝon. Se demandata de ŝi, vi konfirmu nur tion, kion vi aŭdos de mi.

– Kio nun? – surpriziĝas la instruistino. .../...

Paŭla decideme alpaŝas, kaj kuraĝe konfesas:

– Estis mi, kiu kopiis de ŝi.

– Ha!!! Finfine! ... Jen bona konduto via. Afero klarigita, do redonu al mi tiujn paperojn, ĉar mi ne volas ĉi-foje ĝeni viajn gepatrojn. Sed ne ripetu ... Se ne! ... Samtempe ŝi pensas:

„Severeco ankoraŭ funkcias. La vero rapide malkovrita”.

Ekster la lernejo, jam kvietigita pro la favora solvo de la situacio, Helena demandas:

– Kial vi faris tion, Paŭla? Vi ne diris la veron.

– Ne! Sed tiel mi evitis punon de niaj gepatroj. Se mi estus dirinta la veron, ĉu ne estus ankoraŭ malpli bone por mi? ...

Rehejmiĝante, ĝuste ĉe la doma enirejo, Helena renkontas sian patron.

– Nebona mieno la via ... kio okazis?

– Nenio, patro.

– Rakontu ... Ne trompu min! Io bildiĝas ĉe viaj okuloj.

Ŝi hezitas, kaj ne kapablas kaŝi la okazintaĵon:

– Nur problemo de ĝemelaj desegnaĵoj.

– Kio?! ... Ĝemelaj desegnaĵoj? Kio estas tio? Klarigu pli bone!

– Estis nur taksado fare de la instruistino pri du desegnaĵoj. Ŝi akuzis Paŭla kaj min pri elkopiaĵo.

– Ho vi du! ...

– Paŭla kulpigis sin antaŭ la instruistino, sed ŝi mensogis.

– Ĉu estis vi, kiu kopiis de ŝi?

– Ne, patro, mi ne kopiis de ŝi, nek ŝi de mi.

– Mi ne komprenas. Finfine, kiu kopiis de kiu?

– Neniu kopiis de neniu.

– Kiel do?

– Eĉ la pretendema instruistino estis sufiĉe malsprita por ne sukcesi eltrovi, ke la du desegnaĵoj estas ĝemelaj, ĉar ambaŭ estis faritaj de nur unu el ni ... de mi mem! ...

Eduardo NOVEMBRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eduardo Novembro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Misiisto, marŝado kaj detenanta mano

En oktobro 1937 la usona ĵurnalisto Edgar Snow publikigis sian libron Ruĝa Stelo super Ĉinio. Snow rakontas pri la monatoj, kiujn li pasigis kun la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo en 1936.

Li uzas siajn intervjuojn kun Maŭ Zedong kaj aliaj altranguloj por prezenti vivecajn priskribojn de la Longa Marŝado kaj biografiajn rakontojn pri gvidantoj de ambaŭ flankoj de la konfliktoj. Per tiu libro la okcidentaj landoj eksciis pri la ĉinaj komunistoj.

Sed tre malmultaj scias, ke antaŭ unu jaro jam aperis simila libro, La Detenanta Mano: Kaptiteco por Kristo en Ĉinio, verkita de la svis-devena brita misiisto Rudolf Alfred Bosshardt.

Sieĝo

La Longa Marŝado (oktobro 1934 - oktobro 1936) estis strategia moviĝo de la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo (nun konata kiel la Ĉina Popola Liberiga Armeo) gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio por eviti la sieĝon kaj persekuton de la armeo de Kuomintango (Naciista Partio, tiama reganta partio).

La Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo marŝis 12 500 kilometrojn tra 11 provincoj de la sudo ĝis la nordokcidento. Ili sukcese eskapis el la danĝero kaj starigis sian novan bazlokon.

En oktobro 1934 en Jiuzhou de Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio, Rudolf Alfred Bosshardt renkontiĝis kun la sesa armegrupo de la Ruĝa Armeo. Komence la armeo kaptis lin kiel „imperiisman spionon”, kaj poste retenis lin kiel helpanton. Li marŝis kun la armeo 18 monatojn.

Revo

Bosshardt naskiĝis en svisa familio en Manĉestro, Anglio, en 1897. Ekde la aĝo de dek jaroj li aktive dissemis kristanismon. En 1907 Bosshardt hazarde aŭskultis prelegon de misiisto pri vojaĝo en Ĉinio. La prelego vekis revon de Bosshardt pri Ĉinio.

Ŝanco venis, kiam li estis 20-jara. Li rekomendis sin al la Ĉina Enlanda Misio (ĈEM). Tiutempe Ĉinio estis en ĥaoso, kaj misiistoj estis sendataj al foraj regionoj en Ĉinio. Tial tre malmultaj kandidatis. ĈEM tuj aprobis lian peton, kaj trejnis lin tri monatojn en Londono. Dum la sekvaj du jaroj li lernis ankaŭ medicinon, kiun li poste multe praktikis en Ĉinio.

En oktobro 1922 Bosshardt atingis Ŝanhajon. Tie li aĉetis necesaĵojn kaj lernis la ĉinan lingvon. Lia instruisto donis al li gracian ĉinan nomon Bo Fuli. Bo estas mallongigo de ĉina transskribo de Bosshardt, kaj la propra nomo Fuli, kiu signifas „sin deteni kaj reveni al la deco”, estas citita en la libro La Analektoj de Konfuceo. De tiam la ĉina nomo Bo Fuli akompanis lin en Ĉinio.

Malsatego

Laŭ ordono de ĈEM Bosshardt iris al Zunyi, la due plej granda urbo en Guizhou-provinco, kie situis malnova kristana preĝejo. En pli ol dek jaroj Bo migris de loko al loko kaj spertis militojn kaj malsategon.

Li ankaŭ edziĝis al la svisa misiistino Rose Piaget. Fine li kaj lia edzino sin instalis en preĝejo en Zhenyuan, malgranda gubernio en Guizhou. Tie, hazarda renkontiĝo kun la ĉina komunista Ruĝa Armeo en aŭtuno 1934 ŝanĝis lian vivon.

En aŭgusto 1934 Bo kaj lia edzino gastis ĉe Amolis Heyman, alia fremdlanda misiisto. La geedzoj volis atingi sian hejmon sed subite trovis la vojon barita.

Stelo

Bo priskribas en sia libro la okazaĵon jene: „Homoj aperis. Ili surhavis samajn grandajn ĉapojn kun ruĝa stelo. Komence venis al mi la ideo, ke ni estas kaptitaj de banditoj. Tamen vidinte la novajn sloganojn sur muroj, mi ekkomprenis, ke ili estas komunistoj.”

Pro propagando de Kuomintango, lokanoj ne multe sciis pri la Ruĝa Armeo. Ankaŭ Bo nenion sciis. La Ruĝa Armeo redonis al li liajn posedaĵojn, kaj kondukis lin al „juĝisto” kaj lia edzino. Bo klarigis siajn religiajn dogmojn, tamen la „juĝisto” ŝajne ne komprenis.

Lia edzino, afabla kaj bone edukita, kun mallonga hararo kaj en vira milituniformo, plie interpretis la „diablajn parolojn” de Bo. La „juĝisto” fakte estis Wu Defeng, estro de la sekureca buroo de la sesa armegrupo. Lia edzino Qi Yuande estis sekretario de la komunista partio en la buroo.

Komandanto

Ankaŭ la misiisto Heyman kaj lia edzino estas kaptitaj. Generalo Xiao Ke, komandanto de la sesa armegrupo, mencias en sia libro: „Dum la streĉa marŝado, ni certe ne povis preterlasi neidentigitajn fremdlandanojn. Baldaŭ ni konstatis ilian statuson kaj liberigis iliajn familianojn. Tamen ni detenis Bo Fuli kaj Heyman.”

Klarigas Xiao, kial la armeo retenis la misiistojn: „Post pli ol 50 tagoj de milito kaj pro longa marŝado, ni havis multe da vunditoj kaj malsanuloj. Ni sciis, ke misiistoj kapablas akiri medikamentojn kaj monon; tial ni promesis liberigi ilin je la kondiĉo, ke ili liveru al ni medikamentojn kaj monon.”

Komence Bo timis la Ruĝan Armeon. Sed la timo iom post iom foriĝis en „kunlaboro” kun la komunistoj. Ekzemple, Bo helpis traduki mapon, publikigitan en la franca lingvo. Li memoris, ke tiel Xiao esperis „eviti aŭtovojon dum la moviĝo”.

Korifeo

En sia libro Bo priskribas ŝanĝiĝon de sia sinteno al ĉinaj komunistoj. Li estis jam liberigita, kiam li verkis la libron, do li ne bezonis diri komplimenton al la Ruĝa Armeo. Tamen li priskribas Xiao kiel energioplenan korifeon, kiu esperas starigi komunisman reĝimon en orienta Guizhou. Bo demandis sin, ĉu „bandito” povas esti tia, kia Xiao. Li pli kaj pli komprenis verajn komunistojn.

Xiao konfesis en sia libro, ke antaŭ la kunlaboro kun Bo li ne havis bonan impreson pri misiistoj. Li opiniis, ke ili venis al Ĉinio nur pro „kultura agreso”. Tamen lia opinio ŝanĝiĝis: „Bo helpis nin traduki la mapon, por ke ni bone batalu kaj marŝu en Guizhou. Mi neniam forgesos tiun, kiu helpas nin en malfacila tempo.”

Irinte el Jiuzhou, la misiistoj komencis sian longan marŝadon kun la armeo. Ili spertis novan viv-manieron. Preskaŭ ĉiutage ili manĝis nur unu fojon, kaj neniun tagon ili ripozis.

Flagoj

Bo detale priskribas sieĝojn kaj sturmojn alfrontitajn de la Ruĝa Armeo. Propraokule li vidis la renkontiĝon de la dua kaj la sesa armegrupoj en Muhuang: „Tiutage oni ludis muzikajn instrumentojn, kaj koloraj flagoj flirtis ĉie. Ni renkontiĝis kun la dua armegrupo sub generalo He Long. Liaj soldatoj estis en pli ĉifonaj vestoj, tamen la ruĝaj flagoj estis okulfrapaj.”

En Muhuang la gvidantoj de la Ruĝa Armeo decidis iri al la okcidenta Hunan-provinco. Por forskui la malamikon la armeo faris pli rapidan marŝadon, kaj tio ege doloris la fremdlandanojn.

Qi Yuande, ilia prizorganto, konsilis, ke ili rajdu sur ĉevaloj. Ili sciis, ke nur komandanto havas ĉevalon. Krome, dum marŝado trovi ĉevalon estis malfacile. Tamen tri tagojn poste oni trovis mulon. Bo kaj Heyman alterne rajdis por sekvi la soldatojn.

Falintoj

La „vojo” por la armeo estis apenaŭ irebla. Padoj sur montoj estis kotaj kaj glitaj. Pro faloj, vestoj malsekiĝis, sekiĝis kaj denove malsekiĝis. Oni helpis falintojn restariĝi, sed neniu ilin mokis.

Bo skribas: „Mi vidis, ke krom plekti pajlajn sandalojn aŭ fliki vestojn la diligentaj soldatoj utiligas ĉiun ripoz-horon por lernado. Veninte ien por mallongtempa ripozo la soldatoj tuj konstruis t.n. Lenin-ĉambron – legejon provizore starigitan per plektitaj bambubranĉoj kaj pajlo kiel plafono.”

Bo ankaŭ miris, ke eĉ plej bazaj soldatoj scias la „kompletan teorio-sistemon”. Li demandis soldaton: „Kiel vi distingas inter kamparanoj kaj bienuloj?” Tiu respondis: „Per laboro. Oni devas vivteni sin per sia propra laboro. Se ies tero estas kultivata de aliaj, li estas subpremanto.”

Hazardludoj

Bo rimarkis diversajn vesperajn amuzaĵojn – kantadon, luktludadon, teatraĵojn. Hazardludoj estis malpermesitaj, kaj opiofumantoj nepre dekutimiĝu. Sanitaristoj donis al tiuj medikamenton. Post ĉirkaŭ du semajnoj ili forskuis la opi-manion.

Bo kaj Heyman restis en la Ruĝa Armeo jam unu jaron. En novembro 1935 Heyman ricevis liberigo-atestilon pro sia malforta korpo. Bo restis plu en la armeo. Tiam li ne plu timis la homojn kun ruĝa stelo, tamen li estis deprimita pro sopiro al sia edzino kaj libero.

La sekvan jaron tamen generalo Xiao alportis al Bo bonan novaĵon: la armeo decidis liberigi lin. La liberiga tago ŝajne estis zorgeme elektita kaj preparita. Bo klare memoris, ke la dato estas dimanĉo kaj Pasko. La armeo faris escepton por bankede regali lin antaŭ la foriro.

Manuskripto

Du tagojn poste en Kunming li revidis sian edzinon Rose Piaget. En la sekvaj tri monatoj li dikte plenumis sian libron La Retenanta Mano: Kaptiteco por Kristo en Ĉinio, kaj sendis la manuskripton al Britio por eldono.

En oktobro li revenis al Britio kaj estis invitita prelegi pri siaj spertoj en Ĉinio. Lia priskribo pri la Komunista Partio de Ĉinio estas amika kaj objektiva. En 1939 Bo estis denove sendita kiel misiisto al Panxian en la provinco Guizhou, kaj tie li restis ĝis 1951.

Pasis ankoraŭ tri jardekoj, kaj la maljuna generalo Xiao denove trovis sian amikon Bo. Xiao tiel priskribas ilian amikecon: „Ni havas malsamajn kredojn, tamen tio ne malhelpas nian komunikadon. Male, ni povas influi unu la alian kaj disvolvi nian amikecon.”

En 1993 Bo forpasis pro bronkito en Pembury, Britio, en la aĝo de 96 jaroj.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prestiĝa medalo al virino el Irano

La juna irana matematikistino Marjam Mirzaĥani ricevis en la pasinta aŭgusto la plej prestiĝan internacian premion pri matematiko, la tiel nomatan medalon Fields [fildz]. Kune kun ŝi, tri aliaj matematikistoj akiris ĉi-jare la premion, kiu estis aljuĝita en Seulo (ĉefurbo de Suda Koreio) dum la Internacia Kongreso de Matematikistoj: temas pri Martina Hairer el Aŭstrio, pri Manjul Bhargava el Kanado (sed hinddevena) kaj pri Artur Ávila Cordeiro de Melo, matematikisto kun duobla ŝtataneco – brazila kaj franca.

Laŭregule, la premio estas donata ĉiun kvaran jaron al junaj matematikistoj, kiuj ankoraŭ ne atingis la aĝlimon de 40 jaroj.

Televidaj kanaloj

La sukceso de Marjam Mirzaĥani estas pro multaj motivoj eksterordinara, kaj altiris la atenton de multaj internaciaj ĵurnaloj kaj televidaj kanaloj. Unue, ŝi estas la sola virino, kiu ricevis ĉi tiun medalon en la longa historio de la premio, komenciĝinta en 1936. Due, ŝi estas ĝis nun la sola persono en la azia lando Irano, kiu ricevis la prestiĝan premion.

Internaciaj Olimpiaj Ludoj

Marjam Mirzaĥani naskiĝis en Teherano en 1977 kaj vivis en tiu urbo ĝis la magistriĝo, kiun ŝi atingis en la Universitato de Teknologio Ŝarif. Ŝi distingiĝis jam dum la jaroj de lernejo pro sia kompetenteco, venkante kaj en 1994 kaj en 1995 la Internacian Olimpiaĵon de Matematiko. Post la magistriĝo, ŝi translokiĝis al Harvard por sia doktoriĝo. Sekve, ŝi daŭrigis sian sciencan esploradon en la Matematika Instituto Clay kaj en la Universitato de Princeton.

Akademia rondo

Ŝia triumfo havas sendube grandan signifon por Irano kaj por la tiea universitata rondo, kiu en la lastaj jaroj atingis bonajn rezultojn ĉefe en la sciencaj fakoj. Tiel, la Universitato de Teknologio Ŝarif, en kiu Marjam Mirzaĥani magistriĝis, estas hodiaŭ laŭ diversaj klasifikoj la plej bona universitato de meza Oriento kaj unu el la 30 plej bonaj en la tuta Azio.

Genra diferenco

Ĝenerale, 85 % el la irana plenkreska loĝantaro estas nun legopovaj, dum la regiona mezumo estas 62 %. Tiu rezulto atingas 97 % inter la iranaj gejunuloj inter la aĝoj de 15 kaj 24, sen genra diferenco (!): fakte unu el la multaj paradoksoj de la nuntempa Islama Respubliko Irano estas ke, kvankam virino estas kelkfoje diskriminaciata en la lando, hodiaŭ pli kaj pli da junulinoj studas kaj atingas plej altajn gradojn de instruiteco.

Lastatempa evoluo

En septembro 2012 virinoj reprezentis pli ol 60 elcentojn de la studentaro de ĉiuj universitatoj en Irano. Tamen, la ciferoj ne estis ĉiam tiel promesplenaj; tiu alta nivelo de atingo en la alta edukado estas nur frukto de la lastatempa evoluo de la pasintaj jardekoj.

Simone ZOPPELLARO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Simone Zoppellaro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kunfandiĝo de okcidento kaj oriento

En Oksfordo, Anglio, proksime al la urbocentro, troviĝas nova konstruaĵo: la Oksforda Centro pri Islamaj Studoj. Ĝis antaŭ nelonge eblis vidi super konstruejaj bariloj nur minareton kaj moskean kupolon. Lastatempe tamen eblis viziti la ankoraŭ ne finkonstruitan studcentron.

Temas arkitekture pri miksaĵo de la centjaraĝa oksforda kolegio-stilo kun stilo de la klasika periodo de Islamo. Tiel kunfandiĝas la tradicia kun nuntempa universitata vivo tie, kie okcidento orienton renkontas.

Radikoj

La centro, fondita en 1985, estas sendependa institucio de la oksforda universitato por studi Islamon kaj la islaman mondon. La Atlas-projekto, ekzemple, analizas la intelektajn radikojn de la islama civilizacio kaj sociajn movadojn en la islama mondo. Alia programo koncentriĝas pri la vivo de islamanoj en Britio.

Islamo kreskas en Britio. Statistikoj indikas, ke inter 2001 kaj 2010 la nombro de la konvertitoj kreskis de 60 000 ĝis 100 000. Se daŭre kreskos Islamo, jam antaŭ 2030 loĝos en Britio pli da islamanoj ol en Kuvajto.

Tamen post la murdo de brita soldato fare de islamaj fanatikuloj sur londona strato en 2013, kaj pro eventoj aliloke en la mondo, la britoj ne taksas Islamon paca religio. Eble la oksforda centro helpos komprenigi la multfacetajn trajtojn kaj defiojn de Islamo.

Jens SPILLNER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Multobla banka skandalo: BayernLB kaj HGAA

Dek naŭ miliardoj da eŭroj – malfacile imagebla sumo. Tiom kostas al la aŭstra ŝtato kaj la impostpagantoj multobla banka skandalo. Per tiu sumo oni povus konstrui kompletan urbon por pli ol 100 000 loĝantoj. La Hypo-afero estas la plej granda kriminal-afero en Aŭstrio.

Kun negocado finiĝis la proceso kontraŭ Werner Schmidt, la eksa estro la de germana banko BayernLB. La 71-jara eks-bankisto estis kondamnita al kondiĉa malliberigo de dek ok monatoj pro subaĉeto de oficialulo. Krome, li pagu monpunon je 100 000 eŭroj.

Tian punon la juĝisto Joachim Eckert antaŭvidigis al Schmidt, kondiĉe ke li konfesas la koruptadon de Jörg Haider, la iama landestro de Karintio (la aŭstra federacia lando Kärnten). Schmidt tiam konfesis la subaĉeton de Haider lige kun la aĉeto de Hypo Group Alpe Adria (HGAA). La tiama politikisto postulis 2,5 milionojn da eŭroj por la karintia futbalo, por konsenti kun la vendo de la HGAA al BayernLB

Jen la kroniko de la skandalo:

1989 D-ro Jörg Haider [jerg hajda] estas landestro de Karintio ĝis 1991.

1991 La karintia publika banko Kärntner Landes-Hypothekenbank iĝas akcia kompanio kun la nomo Hypo Alpe Adria Bank. Ĝi ege ekspansias en la balkanaj ŝtatoj. La ĉefo de la banko estas Wolfgang Kulterer.

1999 Haider iĝas la duan fojon landestro de Karintio.

2006 La nomo iĝas Hypo Group Alpe Adria; financaj perdoj pro derivaĵaj spekuladoj.

2007 50 % de la banko vendiĝas al la germana bavara landa banko BayernLB.

2008 Kulterer konfesas, ke li falsis la bilancon de la banko. La aŭstra ŝtato devas plialtigi la kapitalon de la banko je 800 milionoj da eŭroj, en 2009 sekvas 1,5 miliardoj.

2008-10-11 La landestro Haider mortas pro aŭtoakcidento. Li veturas kontraŭ betona paliso. La rapideco de la aŭto estas 142 km hore, 72 km hore pli ol permesite sur tiu strato. En la sango de Haider estas 1,8 ‰ da alkoholo. Antaŭ la akcidento Haider kverele disputis kun sia samseksema amiko.

2009 Por eviti nesolventecon de la banko la aŭstra ŝtato transprenas ĝin entute kontraŭ simbola prezo de unu eŭro.

2011 Unuaj procesoj kontraŭ la bankaj manaĝeroj.

2014 La banko iĝas bad bank („ruba banko”) kaj estos iom post iom likvidata. La financa perdo estos sume 19 miliardoj da eŭroj.

2014-10-27 Verdikto en la proceso kontraŭ la iama BayernLB-estro Werner Schmidt. La monpuno por Schmidt estas 100 000 eŭroj plus 18-monata karcero kun kondiĉa liberigo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Luksa liko

Kion pensi pri eta lando, kiu enspezas multegan monon pro la fakto, ke oni senĝene allogas entreprenojn, kreante por ili specialajn individuajn „impostajn ŝparmodelojn”, eĉ se tiuj entreprenoj agas kaj perlaboras gajnon ĉefe en aliaj landoj, kie ili preskaŭ nenian imposton pagas?

Nu, vi verŝajne parolas pri senĝena kaj maldeca „parazito”, kiu certe per propraj fortoj ne povus pagi siajn altajn salajrojn al siaj enlandaj instruistoj aŭ oficistoj. Nun riveliĝis do – pro bona, preciza enketa ĵurnalismo – la vero, kaj, tute prave, la mondo protestas.

Fine estas nun la unika ŝanco krei akcepteblan, pli honestan kaj pli justan eŭropan, eventuale eĉ mondan solvon por tiu problemo de evidenta maljusteco. Kaj mi certas, ke nia luksemburga eksŝtatministro Jean-Claude Juncker [ĵoklód junker] kaptos tiun okazon por postuli kaj fine kunkrei pli justajn impostajn kondiĉojn tutmondajn. Tio certe tute ĝenerale ankaŭ kredindigos la komunan eŭropan politikon tiom necesan!

Albert WICKLER
Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albert Wickler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Duobla diasporo

Legante la publikigitan version de mia artikolo pri la referendumo en Skotlando (MONATO 2014/11), mi konstatis, kun granda surprizo – kaj iom da konsterno –, ke iu redaktoro transloĝigis min, kaj supozeble mian ŝokitan edzinon al Norda Irlando. Kvankam ni havas bonajn geamikojn en tiu teritorio, ĝi estas la lasta loko en la mondo, kie ni iam intencis loĝi. Nia aktuala hejmo troviĝas en la Irlanda Respubliko. Kiel konvinkitaj apogantoj de la respublika politika sistemo, ni antaŭ longe decidis resti ĉi tie ĝis la tago, kiam Skotlando iĝos libera, sendependa respubliko. Parenteze, ni ambaŭ estas anoj de la daŭre kreskanta Skota Nacia Partio.

Garbhan MACAIODH
Irlanda Respubliko
Ŝajne la tuta pinta stabo de MONATO bezonas tujajn ripozon kaj feriojn. Post kiam la ĉefredaktoro transloĝigis la estimatan kunlaboranton al Norda Irlando (MONATO 2014/11, p. 9), la redakcia sekretario persiste kaj dufoje resendis lin al Skotlando (MONATO 2014/12, p. 6). La du redaktoroj nun solene promesas pli bone parkerigi la adresojn de ĉiuj abonantoj!

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAiodh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malmoliĝas la mola vojo

La esprimo „fenomeno ŭimbeldona” estas konata almenaŭ en Japanio por indiki enlandajn sportistojn venkitajn de eksterlandaj. Ĝi rilatas al la teniso-konkurso ĉiujare okazanta en Wimbledon [ŭimbeldn], Britio, unu el la plej prestiĝaj tenisejoj en la mondo.

Tamen ĝis venkis ĉe Wimbledon en 2013 Andy Murray [andi m'ri] neniu brito tie sukcesis post la jaro 1936. Do la „fenomeno ŭimbeldona” rilatas al nacilandanoj nekapablaj venki en la propra patrujo aŭ, pli ĝenerale, al indiĝena sporto pli prospera ekster- ol en-lande. Du ekzemploj sin prezentas en Japanio: ĵudo kaj sumoo.

Prezidanto

Ĵudo estas internacia luktosporto kaj olimpika ludo. Ĝi popularas en Eŭropo, Rusio kaj Brazilo. En Francio estas registritaj ĉirkaŭ duonmiliono da adeptoj, duoble pli ol en Japanio. Ankaŭ la rusa prezidanto, Vladimir Putin, estas ĵudo-amanto.

Ekde 2012 batalartoj estas devigaj studobjektoj en Japanio. Ĉiuj lernantoj inter la aĝoj de 12 kaj 15 jaroj praktikas almenaŭ unu jaron aŭ ĵudon, kendon (japana skermado) aŭ sumoon. Pro relative malalta kosto ĉirkaŭ 70 % elektas ĵudon, kiu tamen ne popularas.

Trejnado

Evidentas du kialoj. Origine ĵudo signifas „mola vojo”: tiel eĉ malgranda ludanto povas venki pli grandan rivalon. Tamen nun regas forto, anstataŭ lerto, en ĵudo, kiu farigis ja malmola vojo. Inter 1983 kaj 2010 mortis 114 ĵudo-ludantoj en lernejoj aŭ kluboj: mankas taŭgaj gvidantoj por certigi sekurecon dum trejnado. Por eviti atakojn luktantoj nur ŝanceliĝas kiel dancantaj ursoj. Matĉoj interesas nek ludantojn nek spektantojn.

Dua kialo rilatas al korupto en la japana ĵuda mondo. Ofte okazis skandaloj rilate al perforto, seks-atakoj, misuzo de subvencioj ktp. Apenaŭ komenciĝis reformoj en la mondo de japana ĵudo. Pro tio la „fenomeno ŭimbeldona”: ĵudo pli furoras ekster ol en Japanio.

Luktejo

Same sumoo, tradicia luktoludo kaj nacia sporto. Simplas ĝia regulo: perdas tiu, kiu estas eligita el rondforma luktejo, aŭ kies korpoparto, escepte de la plando, tuŝas la grundon.

Ekzistas ĉirkaŭ 700 profesiaj sumoistoj, de trejnatoj ĝis tri grandaj ĉampionoj, el kiuj ĉirkaŭ 40 estas nejapanoj. Sed el ĉirkaŭ 42 altrangaj sumoistoj 16 estas alilandanoj, inkluzive de 10 mongoloj. Ŝajnas, ke mongoloj konkeras la japanan sumoon.

En Mongolio troviĝas luktoludo simila al sumoo, kaj mongolaj luktantoj, precipe nomad-devenaj, estas tre fortaj. Do la tri plej altrangaj grandaj ĉampionoj estas mongoloj. Tiel, rilate sumoon, eblas paroli malpli pri ŭimbeldoniĝo de la sporto sed pri mongoliĝo.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de Monato en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Promeso plenumita

Plenumis promeson antaŭbalotan la slovaka ĉefministro Robert Fico. Ekde la mezo de novembro 2014 rajtas senpage veturi per regionaj kaj longdistancaj trajnoj infanoj ĝis-15-jaraj, lernantoj kaj studantoj ĝis-26-jaraj, plus ricevantoj de socialaj pensioj, kaj ankaŭ pensiuloj ekde la aĝo de 62 jaroj.

Antaŭe rajtis senpage veturi nur infanoj ĝis ses-jaraĝaj kaj pensiuloj ekde 70-jaraĝaj. Opoziciaj partioj taksas la ideon nura popolismo, neniel rezulto de ekonomio floranta. Fakuloj kalkulas, ke jare veturos senpage ĉirkaŭ 2,5 milionoj da slovakoj.

Julius HAUSER
estas korespondanto de Monato en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Okazas miraklo

En novembro, en pluraj eŭropaj urboj, videblis longaj vicoj ekster ambasadejoj kaj konsulejoj de Rumanio. La kialo: rumanoj laborantaj ekzemple en Britio, Francio, Germanio kaj Italio volis partopreni nacian baloton por elekti novan prezidanton.

Ili atendis ofte horojn, fojfoje sub pluvo, kaj multaj ne povis voĉdoni, ĉar jam fermiĝis la voĉdonejoj. En Munkeno, Germanio, oni eĉ konsilis, ke voĉdonontoj iru al Prago, Ĉeĥio, ĉar tie ne tiom longis la vicoj. Okazis manifestacioj kaj ekster- kaj en-lande, ekzemple en Bukareŝto, kie per Fejsbuko kuniĝis homoj kontraŭ la neeblo voĉdoni.

Post la unua voĉdonado restis nur du kandidatoj: Victor Ponta, la ĉefministro kaj reprezentanto de la Social-Demokrata Partio, kaj Klaus Iohannis, kandidato de la Liberala Partio, en alianco kun kristan-demokratoj. Venkis en la unua voĉdonado Ponta: en la dua ŝajne nur miraklo kondukus al venko por Iohannis.

Korupto

Tamen Ponta estis kandidato de partio, inter kies membroj troviĝis pluraj homoj, eĉ parlamentanoj kaj iamaj ministroj, akuzitaj pro korupto. Ponta mem estas akuzita pro plagiato. Aliflanke subtenis lin la ortodoksa eklezio, ĉar li estas „rumana ortodoksulo”.

Iohannis, iama profesoro pri fiziko, estis urbestro de la urbo Sibiu, fondita kaj loĝata de saksa loĝantaro. Jam delonge 95 % de la loĝantaro ne estas saksa, sed rumana. Iohannis fariĝis sukcesa kaj populara urbestro, malgraŭ tio, ke li estas ne rumana ortodoksulo, sed evangelia sakso.

Fine ja okazis la miraklo: elektita kiel nova prezidanto estas Iohannis. Nun la rumanoj esperas, ke malaltiĝos senlaboreco kaj korupto. Pli ol duono de la popolo indikis en opiniosondado, ke la lando nun iras en la ĝusta direkto.

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ulo dormanta salajron ja kaptas

Kelkaj homoj prirevas simplan laboron kun bona salajro kaj kiel eble plej malmultaj respondecoj. Postenon ŝajnis proponi lastatempe la usona Nacia Aeronaŭtiko kaj Spaco-Administrado (NASA) kadre de eksperimento. Oni ricevis 3500 eŭrojn monate por „simple” resti en lito dum 70 tagoj. Kaj interesiĝis pri tio multaj homoj en ĉi tiu stranga laborbezona mondo!

Proverbo

Asertas proverbo, ke „lupo dormanta ŝafon ne kaptas”. La neo en la frazo eble tamen jam estas forigebla, ĉar lupo (ĉi-okaze ulo) ja povas atingi sian celon labori kaj riĉiĝi nenion farante: la ununura farenda afero estas longe dormi aŭ, kiam tio ne eblas, kuŝi en la sama loko.

En Usono okazis en la lastaj monatoj ĝuste tio: oni dungis homojn, por ke ili pasigu tutajn tagojn en lito. Kiu konsideras alloga la ideon pri tiu (ĉu ne troe?) sida laboro, tiu nepre kontaktu NASA-n aŭ serĉu enrete la ĉi-rilatan oficialan konkurs-anoncon. Eble restis liberaj postenoj, aŭ oni antaŭmendu kelkajn por la venonta testado.

Oni tute ne pensu, tamen, ke temas pri facila laboro. Eĉ plej konvinkita mallaboremulo malfacile akceptus resti samloke kuŝanta dum pli ol du monatoj. Ĉu penvaloras ĉion ĉi fari por havigi al si ja bonan, sed ne esceptan, salajron de 3 500 eŭroj monate?

Ekzercoj

La eksperimento okazis en la esplor-centro FARU, ĉe la universitato de Teksaso, en Galveston. La celo estis observi, kia estas la reago de homa korpo ĉe longdaŭraj kosmaj misioj.

Esti sternita dum longa tempo, kun la kapo iomete sube kaj la piedoj iom supre kreas – laŭ la fakuloj – pozicion similan al tiu, kiu karakterizas astronaŭtojn en la kosma spaco, kiam gravito mankas. Oni do volis imiti la samajn kondiĉojn sur la tero.

La volontuloj estis priesplorataj kaj antaŭ, kaj dum, kaj post la plenumo de sia kun- (kaj kuŝ-)laboro. Tiel oni rimarkis la ŝanĝojn, kiujn ege longa nenifarado kaŭzos al homoj el kor-vaskula vidpunkto, sed ankaŭ koncerne la muskolojn kaj skeleton.

La rezultoj, jam venantaj, helpos kompreni la kondiĉojn, kiujn povus sperti astronaŭtoj en la kosma spaco dum longa interplaneda vojaĝado, kaj trovi rimedojn, kiujn oni povus utiligi por mildigi la problemojn. Ekzemple oni provas kompreni, kiuj estas la plej taŭgaj ekzercoj fareblaj en lito por teni en sana stato la propran muskolan mason.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Glaciaj mumioj sorĉas Aŭstrion

Fascinaj kiel dinosaŭroj: estas tiel priskribeblaj la mamutoj, kiuj vivis ĝis antaŭ 3700 jaroj en la nordaj regionoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Aparta ekspozicio kun la titolo „Mamutoj, glaciaj mumioj el Siberio” okazas ĝis la komenco de marto 2015 en la Naturhistoria Muzeo de Vieno.

En la ĉefurbo de Aŭstrio, – fosante norde de la „Stefan-katedralo”, germane Stefansdom, – oni trovis en la jaro 1443 femuran oston: tiu, je unu metro longa, apartenis al mamuto. Tiam oni pensis: ĉu restaĵo de giganto (germane Riese)? Kaj la osto estis sekve ekspoziciata ĉe la „Gigantopordego” (Riesentor) de la menciita katedralo.

Donacita elefanto

Pasis jarcentoj ĝis la loĝantoj de Vieno vidis unuafoje en sia urbo elefanton, kiu estis nomita Soliman. Tiu naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1540 en Hindio, estis donacita al Aŭstrio kaj mortis en 1553 – unu semajnon antaŭ Kristnasko – en Vieno. Ekzistas tiurilata artikolo en Vikipedio (serĉu per „Soliman (elefanto)”).

Genaj sciencistoj

Mamutoj, nun jam malaperintaj, apartenas al la familio de la tiel nomataj elefantedoj (latinlingve elephantidae). Ekzistis proksimume dek specioj. Iliaj alteco kaj maso estis tre similaj al tiuj de la hodiaŭaj afrikaj elefantoj. Ankoraŭ ne sukcesis genaj sciencistoj revivigi mamutojn: la DNA-ĉeno disfalis al multaj mallongaj pecoj kaj estas malfacile ilin kunigi.

Dentoj kaj skeletoj

Ĝis la 2a de marto 2015 la Naturhistoria Muzeo (mallonge Nhm) en Vieno montras al la publiko sesdek objektojn: temas pri dentoj, skeletoj, mumioj de mamutoj. 30 objektoj venas el Sankt-Peterburgo (Ruslando), dum 15 el Vieno mem. La objektoj estas duone originalaj, duone kopioj.

Siberia rivero

Antaŭ 45 000 jaroj vivis la ina mamutido Kroma, kies kadavron oni malkovris en 2008 en la norda Jakutio. La nomo aludas al la siberia rivero Kroma, kiu fluas tie apude. La korpo de Kroma estis fiksita en la ĉiamfrosta grundo. Kelkaj supraj partoj mankas: verŝajne manĝis ilin korvoj kaj vulpoj. La cetera parto de la korpo restas ĝis nun profunde frostigita kaj admireblas en vitrino je -22 celsiaj gradoj. Kiam Kroma mortis, ŝi aĝis nur du monatojn. En ŝiaj naza kavo, faŭko kaj traĥeo oni trovis ŝlimon. Verŝajne ŝi sufokiĝis pro ŝlima lavango. En ŝia stomako oni trovis digestitajn plantojn kaj iomete da patrina lakto, do ni komprenas, ke Kroma estis bonorde nutrita.

Falinta mamuto

Antaŭ 40 mil jaroj vivis la vira mamutido Dima, kies korpo estas ĝis nun komplete konservita. Dima malsanis, kiam li mortis en la aĝo de duona, maksimume unu, jaro. La mumio enhavas ĉiujn internajn organojn; krome konserviĝis ĝiaj oreloj, rostro, peniso kaj parto de la felo. La longeco estis 90 cm, la maso 110 kg. Multaj parazitoj kaj vundo malfortigis la beston. En ĝiaj intestoj oni trovis ne multe da manĝaĵo. Verŝajne Dima falis en truon kaj ne povis sin liberigi.

Ĉiamfrosta grundo

En la ĉiamfrosta grundo de la norda Siberio certe kuŝas multaj miloj da frostigitaj mamutoj. Ĉiujare oni trovas kelkajn. Estas permesite libere vendi la eburon de mamutoj, sed ne tiun de elefantoj: tial elefanta eburo estas ofte vendita kiel mamuta.

Studenta rabato

Por pliaj informoj, oni vizitu la retejon de la muzeo: www.nhm-wien.ac.at/presse. La ekspozicio estas malfermita ĉiutage krom marde, inter la 9a matene kaj la 6a kaj duono posttagmeze; merkrede ĝis la 9a vespere. La eniro kostas 10 eŭrojn, sed studentoj ĝuas 50-procentan rabaton. Oni uzu la metroliniojn U2 kaj U3 ĝis la stacio Volkstheater.

Walter KLAG
korespondanto de Monato en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grincantaj genuoj

Sursojle de nova jaro – kaj mi deziras al ĉiu leganto de MONATO bonan kaj prosperan jaron 2015 – oni turnas sin al freŝaj projektoj, freŝaj planoj. Samtempe oni senbrue forbalaas la forgesitajn, apenaŭ aŭ nur duone plenumitajn promesojn de la antaŭa jaro. Se ne turnopunkto, jen tamen momento por inventari, por bilanci, en la propra vivo. Kaj tio gravas.

Ekzistas tamen aliaj tiaj momentoj. Du el ili mi spertis en novembro. Komence de la monato mi fariĝis 65-jaraĝa, kaj fine de la monato mi devis konstati, ke mi vivis pli longe ol mia patro.

Ke mi atingis pensiuliĝo-aĝon (tradician kaj iam devigan, almenaŭ en Britio, sed ne plu), facile-malfacile akcepteblas. Facile, ĉar intelekte mi scias, ke ne eviteblas (depende evidente de bona sanstato kaj aliaj, eĉ hazardaj, faktoroj) 65-jariĝa jubileo. Ĉu preteksto por jubili, restas alia afero. Sed malfacile, ĉar same intelekte mi ankoraŭ ne pretas agnoski, ke mi vivis tiom da jaroj, sentante min foje dekkelkjarulo kaj, spite al grincantaj genuoj, demandante min, kien iris la jaroj.

Kiel dirite, momento por inventari. Kaj konkludi, ke, danke al ŝanĝoj rilate pensiuliĝo-aĝon, mi daŭre laboros, almenaŭ dum la venonta jaro. Tiel, mi flustras al mi, mi spitos almenaŭ mense, sed ne fizike, matematike, maljunecon. Pli racie: salajro pli valoras ol ŝtata pensio.

Por mi, tamen, pli pensiga restas la scio, ke mi pli aĝas, ol iam mia patro aĝis. Li emeritiĝis en 1984 tuj, laŭ tiama leĝaro, kiam li atingis sian 65an naskiĝdatrevenon. Nur 20 tagojn poste, pro neŭrono-debiliga malsano, kontraŭ kiu li dum jaroj kuraĝe sed vane luktis, li mortis.

Mi estis knabo – solinfano – forte influata de sia patro. Verŝajne ĉiuj infanoj vole nevole tiel influiĝas, se ne de patro aŭ patrino, tamen de la plenkreskuloj, kiuj aparte gravas dum la unuaj vivo-jaroj. Sed mi memoras, kiel mia patro voĉlegis rakontojn, en familia rondo, aŭ ĉerpis el siaj – almenaŭ al miaj knabaj oreloj – profundaj kaj senlimaj spertoj, klarigante ekzemple, fojfoje kun desegnaĵoj, kiel funkcias vaporlokomotivoj, tajdoj, la sunsistemo, kaj tiel plu. En postaj jaroj ni diskutis, ja pridisputis, politikajn, sociajn, kulturajn aferojn kaj, malgraŭ kelkfoja interkonsento ne interkonsenti, ni restis bonaj amikoj.

Kaj nun, pro tempo-paso, mi atingis kaj superis la aĝon, kiun atingis li. Apenaŭ eblas. Tute neracie, tute nepravigeble, mi sentas min sola, ekpaŝonta laŭ vojo, kiujn neniam esploris mia patro, por pensi pensojn kaj sperti spertojn, kiujn li ne povis. Ĝis nun tempon, paralelan, mi kundividis kun li: nun ne plu. Trairante tra la vivo, mi ne plu vidos antaŭ mi sur la vojo la spurojn de liaj botoj. Stranga, al mi nekonata koncepto.

Patro kaj filo, filo kaj patro ... konstanta temo en literaturo. La verkisto Franz Kafka publikigis „Letero al la patro”, en kiu li provis klarigi sian sintenon – timon – pri la koloso-patro en sia vivo. Ĉe mi ne temas pri timo: certe tamen pri amo, respekto, danko, por homo, kiu forpasis antaŭ 30 jaroj.

Do salutu la novan jaron kun ĝojo, kun espero, kun promesoj kaj planoj. Sed dum 2015 ne neglektu la aliajn, pli privatajn momentojn, kiuj permesas introspekton, memanalizon. En brua, rapide ŝanĝiĝanta mondo ili gravas.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mono-monto

Du litovoj, Domas Jakubauskis kaj Vytautas Jakštas, decidis konstrui piramidon en la nacia muzeo de mono. Ili uzis litovajn cendo-monerojn, kiuj ekde januaro ne plu cirkulas, ĉar tiam Litovio ekuzis eŭrojn.

Konstrui la piramidon daŭris tri semajnojn. Por ĝin realigi la du studentoj uzis pli ol milionon da moneroj, tiel ke la piramido atingis la altecon de 1,13 m kaj pezas ĉirkaŭ 830 kg.

Tamen la piramido ne restis en la muzeo. La moneroj, kun valoro de preskaŭ 2900 eŭroj, estas donacitaj al la karitata fonduso „Helpo por infanoj de Litovio”.

LAST
estas korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Du novaj muzeoj en Belgio

Antaŭ cent jaroj eksplodis la unua mondmilito. Ĉi-okaze la belga provinco Okcidenta Flandrio – la sola provinco, kiun la germanoj okupis nur parte – lanĉis iniciatojn por rememori la militon kaj por krei aŭ renovigi memorlokojn kaj muzeojn. Du tiaj lokoj antaŭ nelonge estis remalfermitaj kaj meritas viziton. Ili tre malsamas: unu estas oficiala kaj luksa, la alia estas modesta projekto de volontuloj kaj montras la germanan flankon.

Kluzoj „Ganzepoot”

Oktobre 1914 la belga, franca kaj brita armeoj retiriĝis sud-okcidenten kaj regrupigis sin malantaŭ la rivero IJzer. Nieuwpoort estis la lasta neokupita belga haveno kaj oni nepre devis malebligi, ke la germanoj okupu la nord-francajn havenojn. Por tio ne estis uzataj armiloj, sed la geografio de la regiono.

La marborda regiono de Belgio estas poldero. Ĝi bezonas sistemon de digoj, kanaloj, kluzoj kaj pumpiloj por resti seka. En Nieuwpoort kuniĝas ses kanaloj, kelkaj uzataj por ŝiptrafiko kaj kelkaj por reguligi la akvonivelon de la poldero. Pro sia formo la tuto de kluzoj ricevis la nomon „Ganzepoot” (ansera piedo).

Jam delonge militistoj subakvigas regionojn por haltigi la malamikon. Ankaŭ en Nieuwpoort oni intencis agi tiel, sed bezonis iom da tempo por fari, laŭ konsiloj de lokuloj, la preparlaborojn. La 21an de oktobro 1914 la kluzisto Karel Cogge kaj la ŝipisto Hendrik Geeraert, kiuj perfekte konis la funkciadon de la kluzoj kaj la situon de la kanaloj, enlasis la marakvon en la polderon. La germanoj ja rimarkis, ke la akvonivelo altiĝis, sed ili komence pensis, ke tion kaŭzis la pluvo. Kiam ili konstatis, kio reale okazas, estis tro malfrue por interveni. Tiel la frontlinio fiksiĝis dum kvar jaroj.

En 1938 apud la kluzoj estis konstruita monumento honore al la reĝo Alberto la 1-a. Ĝi havas formon de cirklo kun diametro de 30 m. Dek kolonoj subtenas ringforman trabon en betono, sur kiu eblas rigardi la ĉirkaŭaĵon. Meze estas la statuo de la reĝo.

Monumento „Westfront”

Dum la jaro 2014 la monumento estis modernigita kaj pligrandigita. Pro tiu kaŭzo ĝi ricevis la nomon „Westfront” (okcidenta fronto). Per la plej modernaj aŭdvidaj iloj ĝi rakontas la historion de la inundigo. En la kela etaĝo estas montrata (per projekciiloj) la panoramo de la frontregiono, kiun pentris Alfred Bastien post la milito. La dimensioj de la originala panoramo estas 115 oble 14 m kaj ĝi bezonus grandegan konstruaĵon por montriĝi. Krome restas spaco por ekspozicioj kaj konferencoj.

Lokaj, provincaj kaj flandraj gravuloj oficiale inaŭguris ĝin la 19an de oktobro 2014. La 28an ĝin vizitis la belga reĝo Filipo, en- kaj ekster-landaj eminentuloj, interalie la germana kancelierino Angela Merkel.

„Westfront” bone atingeblas aŭte. Ĝi troviĝas apud la marborda tramlinio, per kiu atingeblas la fervoja stacidomo de Oostende.

Kanonego „Longa Max”

Post milito oni multe paroladas kaj skribadas pri la venkintoj, malpli pri la venkitoj. Samtiel pri la unua mondmilito. Ja estas la germanaj tombejoj, sed malfacile troveblas muzeo, kiu prezentas la germanan vidpunkton. Escepto estas malgranda muzeo en Koekelare, kiu ekestis ĉe la restaĵoj de germana kanonego el la unua mondmilito. La muzeon funkciigas skipo de volontuloj, helpata de diversfontaj subvencioj. Oni malfermis ĝin pasintsomere.

La kanonego, oficiale nomita „38-cm-SK-L/45”, estas produkto de la firmao Krupp. Origine oni intencis munti ĝin sur ŝipo, sed poste ĝi ankaŭ estis uzata sur trajno kaj sur fiksa fundamento. Ĝi ricevis la kromnomon „Longa Max” kaj devenas de vic-admiralo Maximilian Rogge, kiu respondecis pri la adapto de la origine surŝipa kanono al surtera uzo. Ne konsideru ĝin „Dika Berta”, alia produkto de Krupp.

„Longa Max” estis instalita en Koekelare post la detruo de simila kanono en 1915, kaj celis la nord-francan havenurbon Dunkerque, je distanco de 44 kilometroj. La unuaj obusoj al Dunkerque estis pafitaj la 27an de junio 1917. Fine de la milito la kanonego eluziĝis kaj iĝis malpreciza. Post la milito ĝi restis surloke kaj iĝis turisma allogaĵo, ankaŭ por eksterlandanoj. En 1941, en la dua mondmilito, la germanoj dispecigis ĝin kaj transportis la restaĵojn al Germanio por reuzi la metalon. Restis nur la fundamentoj.

La vivo de germanaj soldatoj

En 1978 estis metita memorŝtono, en 2000 laborgrupo malfermis pacmuzeon, kaj en 2014 ekfunkciis tute nova muzeo. Ĝi montras la vivon de la soldatoj ĉe la alia flanko de la fronto. Koekelare estas taŭga loko por tio, ĉar ĝi estis grava loko por la provizado de la germanaj soldatoj.

La muzeo dependas de volontuloj. Pro tio la vizithoroj estas limigitaj. Vizitonto kontrolu la retpaĝon. La muzeo situas je ĉirkaŭ 20 km oriente de Nieuwpoort kaj atingeblas nur aŭte.

En la centro de Koekelare estas muzeo parte dediĉita al la germana grafikistino Käthe Kollwitz (1867-1945), kies filo Peter mortis komence de la unua milito apud Diksmuide. Ŝia skulptaĵo memore al li nun troviĝas en la germana militista tombejo de Vladslo. La iniciatinto de la muzeo estis la loka instruisto Raf Seys (1928-2012). Eta libro de li pri la skulptaĵo estas tradukita en Esperanton. 1

Retejoj: www.westfrontnieuwpoort.be (nederlanda, franca, germana, angla), www.langemaxmuseum.be (nederlanda, franca, germana, angla), www.koekelare.be/product.aspx?id=32 Informoj pri la Käthe Kollwitz-muzeo (nur en nederlanda, elŝuteblas kvarlingva faldfolio) kaj www.wo1.be (nederlanda kaj angla)

1La afliktitaj gepatroj. Käthe Kollwitz en Flandrio. Raf Seys. Tradukis Raymond Wylleman.
Roland ROTSAERT
estas korespondanto de Monato en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La jaro de novaj vakcinoj

Kubo esperas havi en 2015 preventan vakcinon kontraŭ ĥolero kaj pneŭmokoko, kaj aldona vakcino (ĉi-lasta, laŭdire, pli efika ol interferono) estas elpretigata kontraŭ la B-tipa hepatito. Ĉiu el la menciitaj estas kreita de la entreprena grupo BioCubaFarma.

La kontraŭĥolera vakcino, nun ankoraŭ klinike testata, estos registrita ĉi-jare kaj, post tio, komenciĝos ĝia grandskala uzado. Ĝi povos eventuale esti disponigita ankaŭ al la Monda Organizaĵo pri Sano. La kontraŭpneŭmokoka vakcino efikos kontraŭ ĝis sep malsamaj tipoj, kaj verŝajne en 2015 oni komencos ĝin inokuli al infanoj aĝaj inter unu kaj kvin jarojn.

Porka febro

Kubo krome prezentis novan vakcinon kontraŭ la tiel nomata „porka febro” dum la pasintdecembra kongreso, kies titolo estis Biotecnología Habana 2014. La vakcino estis kreita de la fako pri besta biotekniko de la loka Centro pri Genetika Inĝenierio kaj Biotekniko. Oni esperas fini ĉi-jare la fazon de ĝia klinika testado, disvastigi ĝian uzadon kaj samtempe ellabori planon, kies celo estos la neniigo de la malsano en la tuta centramerika lando.

Alberto GARCÍA FUMERO
estas korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

10 x 15

Ĉu oni povas difini la objektivan valoron de bildarta produkto? Ke iel eblas taksi ĝian kvaliton, neas nur homoj kun nebulecaj estetikaj konceptoj. Sed eĉ informitaj homoj ne kuraĝas aŭguri pri la valoro, almenaŭ se ili ne jam posedas konojn pri la nuna publika aprezo de artisto aŭ de certa ĝenro. Tion ĉiu frekventanto de artaj foiroj dum ĉiu vizito denove devas konstati.

Nunaj korifeoj

Pasintjare en la foira centro eksterurba okazis la ekspozicio „Art Karlsruhe 2014”, nun post 10 jaroj firme establiĝinta en sud-okcidenta Germanio. Apud junaj artistoj kaj la majstroj de la klasika moderno oni tie prezentis aparte la nuntempajn korifeojn. Por grandformata bildo de Baselitz, kies manio, t. e. la ekkoniga efekto, konsistas en inversa pendigado kontraŭ la natura ordo, kun la titolo „Memportreto kiel bebo”, la galeriisto postulis ĉirkaŭ 200 000 eŭrojn. Granda sumo, eĉ por bebego superforma en digna kadro. Pli altajn prezojn la vendistoj ne plu indikis. „Prezo post peto”, ili notis memfide postpriskribe. Tial oni ne povis ekscii la prezon de la signala instalaĵo de tiu ekspozicio, nome „LightScapes” (vortkreaĵo laŭ la angla landscapes, pejzaĝoj).

Arta plusvaloro

En la profesia vivo la inventintino instruas scenejan aranĝadon, en la arta ŝi aperas kiel rosalie, kio jam distingas ŝin disde ordinaraj metiistoj. Ŝia renomo ebligis al ŝi ellabori ekranon kun lumstrioj en la enorma grandeco de 10 metroj oble 15 metroj. Por adekvate montri ĝiajn ciferece stiratajn kolorŝangojn, la foiraj mastroj disponigis al la publiko kuŝseĝojn en konvena distanco. Tiu plej granda ekspoziciaĵo fakte ne estis vendata. Certe ne venis multaj klientoj, kiuj pretus pagi la „artan plusvaloron” aldone al la materiala. Similaj varbinstalaĵoj ekzistas ja jam abunde.

10 oble 15

La plej altpreza malgranda bildo hazarde havis la samajn mezurojn, memkompreneble ne en metra skalo. 10 oble 15 centimetrojn ampleksis sentitola bildo de Gerhard Richter kun la indiko „oleo sur kolora foto”. La artisto estis preninta spatelon kun iom da olefarboj kaj tiris ĝin sur seninteresa foto. La ŝmiraĵo dispremiĝis kaj produktis desegnon. Inter cento da tiaj provoj certe troviĝas kelkaj kiuj kontentigas la nuntempajn klientojn. Sed la aĉetanto verŝajne estis pli spekulanto ol artoamanto. La cetere sensubskriba paperaĵo jam nun estas pli valora ol iu ajn samformata monbileto en la mondo: 60 000 eŭroj.

Franz-Georg RÖSSLER
estas korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Majstro de la tradicia ceramiko

Gan Zhiyou loĝas en la vilaĝo Fu Li, la provinco Zaozhuang (orienta Ĉinio). Ordinara kamparano, li famiĝis pro sia hobio. Kaj Unesko donis al li honoran titolon „Popola Metiartisto”.

Gan Zhiyou estas 63-jara kaj denaskiĝe loĝas en sia vilaĝo Fu Li. Tie ĉio estas ordinara: domoj, kampoj, montetoj, arboj ... Kaj la vilaĝanoj trankvile okupiĝas pri agrikulturo jaron post jaro. Nur la nomo de la vilaĝo Fu Li estas eksterordinara. Ĝi estas mallongigita el Fu Xi Gu Li. Laŭlegende Fu Xi estis unu el la kvin pratempaj imperiestroj de Ĉinio. Li iam loĝis ĉi tie kaj instruis ceramikfaradon al la popolanoj. La nomo de la vilaĝo pruvas tion.

Libera tempo

La kamparanoj de tiu vilaĝo faras tradicie ceramikaĵojn dum la libera tempo. Neniu el ili scias, kiam ekestis la farado de ceramikaĵoj. Ankoraŭ en sia infanaĝo oni rimarkas, ke ĉiu familio en la vilaĝo posedas fornon por ceramikaĵoj – grandan aŭ etan. En la granda oni bakas ceramikaĵojn por la ĉiutaga vivo, ekzemple kruĉojn, flor- kaj ter-potojn. Kaj en la eta oni bakas ceramikaĵojn por sia hobio. Ĉi-lastajn oni kreas en la formo de birdoj, bestoj, homoj k.a.

La familio de Gan Zhiyou havis du ceramikaĵ-fornojn – grandan kaj etan. Ekde la infanaĝo Gan jam havis grandan emon fari la ceramikaĵojn kaj baki ilin en la eta forno. Li ofte modlis el argilo diversajn objektojn. Li diras, ke tiutempe la noktoj estis tre belaj pro la ruĝigita ĉielo sekve de la fornaj rebriloj. Tamen poste, en la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, dum la katastrofa tempo de la „Kultura Revolucio” 1, oni ruinigis la fornojn por ceramikaĵoj kaj detruis la tradiciajn muldilojn. La respondo de la regpotenco estis tre simpla: „Ili ĉiuj estas restaĵoj de la feŭdismo!”

Kun granda indigno Gan diras: „Tio ja estis la ‚donaco’ de la ‚Kultura Revolucio’!” Poste li serĉis kaj trovis muldilojn, kiuj estis kaŝitaj de iuj vilaĝanoj dum la katastrofa tempo. Li restarigis fornon per la mono, ŝparita por la geedziĝo de lia frato. Tiu bakujo denove ekfunkciis, sed estis sola en la vilaĝo.

Trovaĵoj el la neolitiko

En 1993 en la vilaĝo oni malkovris spurojn de la pratempa neolitika kulturo Da Fen-kou, trovis restaĵojn de fornoj por ceramikaĵoj kaj pecojn de muldiloj. Science oni konstatis, ke ili ekestis antaŭ 5600 jaroj. Tio famigis Gan kaj lian vilaĝon. Estis daŭrigita la tradicia kulturo de antaŭ 5600 jaroj! Tiam Gan subite ekkomprenis, ke la afero jam ne estas tiel simpla kiel hobio. Ĝi estas ligita kun la kultura tradicio de la ĉina nacio! Li sentis, ke li devas savi la heredaĵon de la nacia kulturo. Kun granda deziro li serĉis kaj trovis tradiciajn muldilojn kaj studis la metodojn de la pratempa ceramiko. Finfine li posedis 39 muldilojn, el kiuj la plej malnova aĝis 1425 jarojn kaj estis el la epoko de Sudaj kaj Nordaj Dinastioj en Ĉinio. Per la muldiloj kaj helpe de tradiciaj metodoj li faris pli ol 600 ceramikaĵojn!

Nun liaj ceramikaĵoj troviĝas jam en 21 landoj kaj regionoj de la mondo kaj iuj estas konservataj de muzeoj (ekzemple, de la Belarta Muzeo de Ĉinio, Arta Instituto de Ĉinio, Muzeo de Ludiloj en Japanio ktp). Fakuloj el Ĉinio kaj eksterlando opinias, ke la ceramikaĵoj el Fu Li estas vivantaj historiaj objektoj de pratempa ceramiko kaj esprimas la homan naivecon per absurdaj figuroj.

Ceramikaĵo Staranta maturaĝa leono gajnis la Kupran Pokalon de la ministrejo pri kulturo de Ĉinio en la Unua Ekspozicio pri Originala Tekniko de la Ĉina Popolarto. Oni diras, ke Gan Zhiyou per sia hobio faris sensacion, ĉar li savis la pratempan ceramikan tradicion de la Ĉinio! Pro tio Unesko donis al li la honoran titolon „Popola Metiartisto”. Do estas vero, ke oni povas famiĝi, praktikante ankaŭ ordinaran hobion!

HOIKSO
Noto de la redaktoro: La Kultura Revolucio daŭris de 1966 ĝis 1976.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hoikso el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Intertraktoj interrompitaj

Interrompitaj estas diskutoj en Vieno inter Irano kaj la grupo 5+1 (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio + Germanio) pri la pridisputata irana nuklea programo. Pliaj interparoloj okazos antaŭ la fino de junio 2015.

Intertempe plu validas provizora traktato, laŭ kiu Irano povos ĉiumonate uzi 700 milionojn da usonaj dolaroj el siaj frostigitaj kontoj. Tamen laŭ okcidentaj diplomatoj nepras subskribi politikan traktaton antaŭ la 1a de marto 2015.

Traktato tia, laŭ la usona prezidanto Barack Obama, povus ŝanĝi la rilatojn inter Irano kaj la cetera mondo. Ĝi povus ankaŭ ebligi kunlaboron kontraŭ la ĝihadista t.n. Islama Ŝtato en Irako kaj Sirio.

Centrifugiloj

Restas profundaj diferencoj inter la starpunktoj de Irano kaj de la aliaj ses ŝtatoj. Unu el la gravaj punktoj estas la nombro da centrifugiloj, kiujn Irano estonte rajtos uzi. Ĉi-momente estas instalitaj 19 000, el kiuj 10 000 estas ekspluatataj. Usono postulas redukton al 4500 centrifugiloj.

Kontraŭe Irano postulas rapidan forigon de la internaciaj sankcioj. Okcidento insistas pri iompostioma forigo, por reteni premilon kontraŭ Teherano. Fine estas pridisputata la daŭro de funkciado de la traktato. Okcidento postulas ĝis 20 jaroj, Irano nur ĝis kelkaj jaroj.

Evgeni GEORGIEV
estas korespondanto de Monato en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rumanio post 25 jaroj

Pasis kvaronjarcento post la t.n. revolucio (reĝimŝanĝo) en Rumanio, kaj oni povas pripensi la bonajn kaj la malbonajn ŝanĝojn en la vivo de la plimulto.

Eble pli multnombras la bonaj ŝanĝoj. Oni povas aĉeti ĉion en plenplenaj vendejoj (se oni havas monon). Oni povas rigardi multajn televidajn kanalojn (filmojn plenajn de agresemo kaj seksumado). Oni povas legi ĉiuspecajn gazetojn kun ĉiuspecaj opinioj, oni havas Interreton; en sociaj retejoj oni povas esprimi opiniojn (ankaŭ trompi aliajn homojn, ŝteli monon helpe de Interreto).

Krome oni rajtas manifestacii eĉ kontraŭ la registaro (rezulto malcerta). Gejunuloj povas lerni eksterlande, se ili havas riĉajn gepatrojn. Sed ankaŭ la gefiloj de malriĉuloj povas lerni en itala, franca aŭ brita lernejo, se ili estas kun gepatroj, kiuj laboras en la koncernaj landoj.

En Rumanio post la reĝimŝanĝo la plej multaj fabrikoj estis privatigitaj aŭ fermitaj: tiel miloj da laboristoj perdis siajn laborlokojn. Gejunuloj iras eksterlanden por labori (aŭ almozpeti, ĉefe ne bone edukitaj romaoj). Homoj pli ol 40-jaraĝaj, kiuj ne trovas laboron, vivtenas sin mizere per ŝtata monhelpo kaj per okazaj taglaboroj, se ili ne trovas eksterlande sezonan laboron, ekzemple en agrikulturo.

Ne pasas monato sen tragika novaĵo en la televido. En Italio, kie laboras miloj da rumanoj, estas murdita virino, kiu havas infanojn en Rumanio. Sed en preskaŭ ĉiuj landoj, ne nur Italio, kie vivas rumanoj, okazas murdoj. La viktimo ofte estas virino, patrino.

Laŭ statistiko ekzistas en Rumanio nuntempe ĉirkaŭ 350 000 infanoj „postlasitaj” pro eksterlande laborantaj gepatroj. Aliaj 400 000 infanoj spertis aŭ spertas dum pli-malpli longa tempo la foreston de eksterlandaj gepatroj. Al tiuj infanoj ne mankas materiaj bonoj: la gepatroj sendas monon, donacojn, parolas kun la idoj per Skajpo, sed mankas la ĉeesto gepatra.

Multaj postrestantaj infanoj estas prizorgataj de avino aŭ alia parenco. Iuj estas solaj, aliaj en institucioj. Laŭ opinio-esploroj, ĉirkaŭ duono de la gelernantoj post la fino de la studjaroj deziras eksterlande labori.

Kion do faris la novaj politikistoj, kiuj ekregis post la ekzekuto de la geedzoj Ceaușescu? Ekaperis post la reĝimŝanĝo klaso de riĉeguloj, el kiuj kelkaj nun estas arestitaj pro korupto, dum pligrandiĝis la nombro de malriĉuloj.

Antaŭ 25 jaroj ĉiu havis sekuran laborlokon kaj iamaniere vivis, eĉ se malriĉe, en malbone hejtataj, malbone lumigataj domblokoj. Oni vojaĝis per malpuraj, plenplenaj aŭtobusoj, spektis televidon tage nur du horojn, ne rajtis esprimi malkontenton pro vivkondiĉoj, pro manko de libereco. Estis malfacile akiri pasporton por vojaĝi eksterlanden, kaj eĉ tiam precipe nur en t.n. „socialismajn” landojn.

Ne estas dezirinde reveni al tia epoko, sed tamen ... Kaj nun, post la prezidantiĝo de Klaus Iohannis (MONATO 2015/1, p. 6), la popolo de Rumanio komencis denove esperi pri bonaj ŝanĝoj (eĉ se la lastan fojon mortis la espero).

Lenke SZÁSZ
korespondantino de MONATO en Rumanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kreskas infano-komercado

Pli ol du miliardoj da homoj ne estas adekvate protektataj de sia landa leĝaro kontraŭ homkomercado, laŭ raporto de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado (UNODC). Krome maltrankviligas la eta kvanto de krimuloj kondamnitaj pro homkomercado.

La raporto, prezentita en Vieno, montras, ke unu el tri viktimoj de homkomercado estas infano – pliiĝo de 5 % kompare kun la periodo 2007-2010. Knabinoj konsistigas du el ĉiuj tri infanaj viktimoj kaj, kune kun virinoj, ili konsistigas 70 % de ĉiuj viktimoj.

Laŭ Jurij Fedotov, la direktoro de UNODC: „Bedaŭrinde la raporto montras, ke en la mondo ne estas loko, kie infanoj, virinoj kaj viroj trovas sin sekuraj kontraŭ homkomercado.” Cetere la oficialaj donitaĵoj, kiujn komunikis la landaj aŭtoritatoj, malkaŝas la fakton, ke verŝajne la skalo de moderna sklaveco estas multe pli granda.

Ekspluatataj

Ekzistas tra la mondo regionaj diferencoj. Viktimoj en Eŭropo kaj Centra Azio estas ĉefe virinoj sekse ekspluatataj, dum en Orienta Azio kaj la pacifika regiono temas pri laboro deviga. La plimulto de la fluoj de homkomercado estas interregiona: pli ol ses el 10 viktimoj transiras almenaŭ unu ŝtatan limon.

La raporto emfazas la senpunecon, kiu kiel antaŭe restas serioza problemo: 40 % de la landoj registris malmultajn aŭ neniujn kondamnitajn krimulojn. Laŭ Fedotov: „Eĉ se la plimulto de la landoj krimigus homkomercadon, restus multaj homoj en landoj, kiuj ne plenumas internaciajn normojn por certigi protekton.”

Li aldonis: „Tio estas ŝanĝenda. Ĉiu lando devas akcepti la UN-konvencion kontraŭ translima krimeco kaj dediĉi sin al la plenumo de ĝiaj klaŭzoj.”

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova io pri skizofrenio

Pacientoj trafitaj de skizofrenio suferas pro halucinoj, deliroj, paranojo kaj fojfoje forta malkvieto. Temas pri relative ofta malsano, kiu atakas unu elcenton de la loĝantaro kaj ekmontriĝas plej ofte inter la 16a kaj la 30a vivojaroj. Dum longa tempo oni ne sciis ĝian kaŭzon, kvankam oni suspektis pri iu hereda eco. Tian genan tendencon oni apenaŭ sukcesis konfirmi, ĉar la priaj esploroj inkluzivis ne sufiĉe grandan kvanton da pacientoj – kio malfaciligis la statistikajn analizojn.

Komparo

Antaŭ nelonge tamen komenciĝis nova fazo en la esplorado pri skizofrenio. Estis plenumita granda studo, kiu inkluzivis milojn da homoj. Publikigita en la prestiĝa revuo Nature, ĝi konsistis el komparo inter la genaro de 37 000 malsanuloj kaj tiu de 113 000 sanaj homoj. Montriĝis, ke ŝanĝoj en pli ol 100 genlokoj rilatigeblas al tiu komplika malsano. Partoprenis la studon 300 sciencistoj el 35 landoj.

Mutacioj

La sciencistoj ankoraŭ ne sukcesis indiki precize, kiuj estas la mutacioj, kiuj kaŭzas la malsanon; ili preferas indiki kelkajn „genregionojn” aparte suspektindajn. Sed sendube granda paŝo estas nun farata koncerne al pli ampleksa kompreno de skizofrenio. Kaj perspektive oni rajtas esperi je pli taŭga flegado de skizofreniaj pacientoj surbaze de pli precizaj biologiaj konoj.

Paulo Sérgio VIANA
kunlaboranto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kalaŝnikovoj kaj koranoj

Almenaŭ 200 junaj islamanoj el Albanio, Kosovo kaj Makedonio iris militi en Sirio. Kelkdeko da ili jam estas mortigitaj.

La registaroj komencis interesiĝi pri la militistoj jam en 2013. Tiam estis arestitaj kelkaj ekstremistoj. En 2014 la parlamentoj aprobis leĝon, kiu malpermesis propagandi kaj partopreni ĝihadon en Sirio. Pluraj ĝihadistoj revenis al sia patrujo.

Albana reveninto raportis, kiel li veturis al Instanbulo kaj tie pagis 80 eŭrojn por busi al la landlima urbo Rehanlia. Tie, en regiono malsevere kontrolata, eblis senprobleme transpasi la falintajn pikdratojn.

Spionoj

La ĝihadistoj celis la urbon Alepo, antaŭ ol iri al la fronto. Tamen necesis atendi, ĉar la teroristoj, timante spionojn, rigore kontrolis la identecon, inkluzive de la pasporto, de la volontuloj.

Sekvis trejnado, konsistanta el studado de Korano kaj uzado de kalaŝnikovoj. Poste la albanoj militis kun Alkaido-grupo, aŭ kun turka ekstremisma grupo Murat Gezenler.

Ili nun militas kune kun trupoj de la tiel nomata Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio (ISIS aŭ IS).

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fiŝkaptado en afrikaj lernejoj

Instruistoj en Afriko apartenas al la plej malfeliĉaj homoj de la kontinento. Ili laboras ofte dum tri aŭ kvar monatoj sen salajro. Tio signifas, ke multaj instruistoj forlasas la laboron, dum aliaj provas migri al Eŭropo trans Mediteraneon sed survoje mortas.

Ofte unu instruisto devas prizorgi ĝis 40 lernantojn en unu klaso. La grandeco de la klasoj kaj la ĝenerala manko de instruistoj malbone efikas sur la kvaliton de la instruado. Lernejoj mem aĉas: tegmentoj faritaj el palmfolioj ne esceptas.

Malhelpas ankaŭ la sezonoj. Dum la seka sezono, eĉ je la naŭa matene, ŝvitas kaj la infanoj kaj la instruistoj. Dum la malseka sezono, la klasĉambroj fariĝas lagetoj, la benkoj pirogoj, la lernantoj fiŝoj kaj la instruantoj fiŝ-kaptistoj.

Tia estas la situacio en multaj afrikaj lernejoj.

WOUDJI Kossi/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Woudji Kossi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Frido-kunsido

Frida kaj senrida: jen la etoso dum la unua interparolo inter la japana ĉefministro Abe Shinzo kaj la ĉina prezidanto Xi Jinping. Kunsidis la du gvidantoj de la najbaraj landoj en Beijing en novembro 2014. Jen la unua vizito de Abe en la ĉina ĉefurbo post du jaroj kiel japana ĉefministro.

La kunsido tamen daŭris nur 25 minutojn. Raportite estas, ke precipe Xi ne respondis la afablajn vortojn de Abe, kaj turnis sian rigardon for de li.

Sanktejo

Eviti vizitojn kaj interparolojn funde enradikiĝis en la historio de la du landoj. Temas ĉefe pri teritoriaj disputoj. En decembro 2013 Abe vizitis la sanktejon Yasukuni, kie oni apoteozas militomortintojn kaj aldone militokrimulojn. La vizito incitis la koleron de Ĉinio kaj Koreio.

La situacio rilate Koreion preskaŭ samas. Ankaŭ ekzistas disputo pri teritorio kaj pri la tiel nomataj konsolvirinoj disponigitaj al la japana armeo. La malvarma interrilato maltrankviligas Usonon, al kiu ambaŭ estas gravaj koaliciaj landoj.

Konferenco

Tial prezidanto Obama intervenis en marto 2014, okaze de pinta konferenco pri nuklea sekureco en Hago, Nederlando. Kunsidis Obama, Abe kaj la korea prezidanto Park Geun-hye. Tiam la sinteno de Park estis flegma. Abe salutis ŝin en la korea, sed ŝi nek respondis nek ridetis.

La tri najbaraj aziaj landoj, havantaj interplektitajn ekonomiajn kaj kulturajn rilatojn, ne povas pluiri sen interparoloj kaj vizitoj inter siaj gvidantoj: nur Xi kaj Park normale interrilatas.

Por ili, tamen, montri mildan sintenon al Abe denove fajrigos naciisman koleron en la koncernaj landoj. Baldaŭa pliboniĝo de la diplomataj rilatoj ne estas atendebla. Do anstataŭ fajro restos frosto en orienta Azio.

ISIKAWA Takasi
Korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plue dekstren

Du trionojn de la seĝoj en la japana ĉambro de deputitoj gajnis post elektoj en decembro 2014 la registara Liberal-Demokratia Partio (LDP) kun sia koalicia partnero Komeito.

La elektoj okazis, por ke la ĉefministro Abe Sinzo demandu la popolon, ĉu ĝi subtenas lian ekonomian politikon, precipe jam faritan decidon prokrasti altigon de aldonvalora imposto de 8 % al 10 % ĝis aprilo 2017.

Tamen, ĉar la registaraj partioj jam disponis pri absoluta majoritato en la parlamento, ne necesis elektoj. Sed tiel Abe akiris pliajn kvar jarojn da regado, evitante diskuton pri nefavoraj aspektoj de sia politiko de la lastaj du jaroj.

Atingoj

En tiu ĉi periodo li sukcese disigis la nacian opinion. Ekzemple li pliigis la kvanton de mono en la merkato kaj abunde elspezis pro publika investado. Dume malaltiĝis la valoro de la nacia valuto. Krome li enkondukis leĝaron por protekti ŝtatajn sekretojn kaj tiel limigis la popolan rajton informiĝi pri sekurecaj kaj aliaj aferoj.

Aliaj tiklaĵoj akre diskutataj: efektiva ŝanĝo de la konstitucio por agnoski la rajton pri komuna memdefendado nur per kabineta decido (kiu ebligus al Japanio militi kune kun Usono); plua dependo de nuklea energio kaj refunkciigo de nukleaj centraloj, kontraŭ la volo de la plimulto de la popolo; intervenoj en raportoj de amaskomunikiloj kaj enpostenigo de Abe-subtenanto kiel ĉefo de la publika elsendo-asocio.

Balotsistemo

Danke al ok fragmentaj opoziciaj partioj kaj al unuvica majoritata balotsistemo venkis LDP, gajnante 76 % de la seĝoj per 48 % de la voĉoj. Tamen nepras memori, ke nur 52 % de la balotrajtigitoj fakte voĉdonis. Tio montras, ke la subtenantoj de LDP nombras nur ĉirkaŭ 25 % de la rajtigitoj.

La venko ebligos al Abe ekmarŝi por plenumi longtempe nesolvitan projekton: denove havigi al la popolo „veran kaj belan Japanion”, laŭ li perditan pro la mondmilita malvenko, sekva okupado fare de Usono kaj postmilita agado de maldekstruloj.

Baldaŭ oni ekdiskutos ŝanĝojn rilate la konstitucion altruditan, laŭ Abe, de Usono. Jam LDP publike proponis amendon por limigi la pacismon kaj bazajn homajn rajtojn entenatajn en la nuna konstitucio.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ondo-tondo

Ĉesas pro tro altaj kostoj pli kaj pli da elsendoj sur la longaj kaj mezlongaj ondoj. Cetere ekzistas nuntempe aliaj manieroj elsendi, kiel retradio kaj cifereca radio perantena (DAB kaj la pli kaj pli uzata DAB+) kaj persatelita.

Ĉesis en januaro en Germanio DLF, DLR, NDR Info, Puls Radio kaj WDR 2. La stacioj kapteblas tamen perrete kaj persatelite.

Tra la jaro ĉesos France Bleu en Strasburgo (kun programo en la alzaca lingvo) kaj en Nederlando NPO Radio 5 (nostalgia), same kapteblaj perrete kaj persatelite. En 2016 haltos en Germanio DLF (mezaj ondoj) kaj en 2017 la irlanda RTÉ 1, la Ĉeĥa Radio kaj BBC Radio 4. Ankaŭ tiuj stacioj perrete kaj persatelite kapteblos.

Jean Pierre VANDENDAELE
korespondanto de Monato en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Pierre VandenDaele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nur en la memoro ...

Renkontiĝoj kun kunlernintoj de antaŭ multaj jaroj popularas en Ĉinio. Tiaj eventoj povas veki memorojn kaj emociojn ĉu agrablajn, ĉu malpli agrablajn.

Mi partoprenis du tiajn renkontiĝojn, unu kun iamaj kungimnazianoj kaj la alian kun universitataj kunstudintoj. Kun la gimnazianoj, tamen, mi ne povis trovi mian kunlernantinon Pluveta. Ŝi loĝis en alia vilaĝo, sed ni kune trairis elementan lernejon, mezlernejon kaj fine gimnazion.

Sed unu el la aliaj eks-lernejanoj informis, ke Pluveta sin mortigis. Ŝajnas, ke ŝi malkonsentis kun siaj gepatroj pri sia edziniĝo. Pro la malriĉeco de la familio, ŝia frato ne povis akiri fianĉinon. En la sama vilaĝo troviĝis alia familio, pli riĉa, kies filo ne povis pro sia stulteco trovi knabinon por edziĝi.

Embarasa

Post interkonsento inter la du familioj la patro de Pluveta decidis, ke ŝi edziniĝu al la stulta filo, dum la filino de la alia familio edziniĝu al la frato de Pluveta. Tion la juna virino ne volis, sin trovante en embarasa kaj malfacila situacio kaj ne sciante, ĉu helpi al sia familio aŭ mem iam elekti edzon. Ŝi elektis alian vojon: memmortigon.

Nun mia kunlernantino kuŝas nur en la memoro, tamen restas ĉe mi la lasta frazo, kiun ŝi al mi diris: „Eble ni havos ŝancon renkontiĝi”, tamen eĉ tiam mi taksis tion neverŝajna.

Mi do cerbumis: ĉu ni vivas nur por ni mem, aŭ ĉu ankaŭ por aliaj homoj. Simpla demando, sed malfacile respondebla.

XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ni emfazu la komunajn ecojn

Dankon al ĉiofaranto Mireille Grosjean pro la klariga artikolo (MONATO 2015/01, p. 9) pri Svislando. Tamen iritas min la ĉiama emfazo pri la diferenco inter latindevenaj kaj germandevenaj kulturoj, emfazo kiu nutras la kreskantajn naciismajn tendencojn en nia socio. Unue, inter kulturoj (kaj aliaj fenomenoj) neniam ekzistas nigrablanka aparteco. Temas ĉiam pri laŭpaŝa transiro. Due, ju pli oni emfazas tiun limon des pli kreskos la abismo inter ambaŭ. Mi preferas emfazi la komunajn „neŭtrale homajn” ecojn de ĉiu kulturo.

Piet Glorieux
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Piet Glorieux el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malmulte da progreso

Kunvenis antaŭ nelonge en Nepalo membroj de la jam 30-jaraĝa Sud-Azia Asocio por Regiona Kunlaboro. La asocio celas kreski laŭ la modelo de Eŭropa Unio, sed malgraŭ multaj promesoj testudas la progreso.

Malfacile estas kunigi la manojn de la ĉefministroj de Barato kaj de Pakistano. Alia komplikaĵo konsistas en tio, ke ŝajne ankaŭ Ĉinio volas aliĝi, tamen Barato ne montras sin entuziasma. Nun la diversaj popoloj sin demandas, kion fakte faras la asocio.

Navin SHRESTHA/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Navin Shrestha/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krozi laŭ la norvega marbordo

La ŝipkompanio Hurtigruten ofertas krozadon laŭ la itinero Bergen – Kirkenes kiel „la plej belan en la mondo”. Multaj turistoj deziras sperti ĝin. La plimulto preferas printempan aŭ someran vojaĝon, dum kiu oni povas ĝui la neniam subirantan sunon. Tamen krozado eblas ankaŭ aŭtune kaj vintre, kaj tio estas avantaĝa kaj taŭga sezono por pensiuloj. Varmajn vestaĵojn en la valizon kaj ek! Surprizo: ne forgesu bankostumon, ĉar la varmaj bankuvoj (ĵakuzoj) subĉielaj sur la plej supra ferdeko certe plezurigos vin eĉ en nuba kaj aŭtuna vetero.

Historio

Hurtigruten signifas „rapida itinero”. Ekde 1893 tiu kompanio servas al la norvegaj marbordanoj kaj insulanoj, transportante homojn, varojn kaj veturilojn. Komence la ŝipoj transportis ankaŭ poŝtaĵojn, kies surtera transporto ekzemple de Trondheim al Hammerfest en la 19a jarcento daŭris somere tri semajnojn kaj vintre kvin monatojn. Bonŝance la kapitano Richard With fidis siajn spertojn kaj maristaron por komenci la ŝipveturadon, kvankam aliaj dubis pro tio, ke ankoraŭ ne troviĝis sufiĉe da nordaj marmapoj kaj malmultis lumturoj sur la komplika marbordo. Al With komence sufiĉis kompaso kaj horloĝo por navigadi.

Nun la kompanio Hurtigruten uzas jam dek du ŝipegojn. El ili preskaŭ ĉiuj estas konstruitaj en Norvegio, escepte de du respektive en Germanio kaj Italio. Kiel ekzemplon ni prenu la ŝipon MS Midnatsol. Ĝi longas 135,75 m, larĝas 21 m kaj povas veturigi 1000 pasaĝerojn aldone al la kargo kaj 45 aŭtoj; krozada rapideco 15 nodoj. Ĝi veturas el Bergen al Kirkenes 6-7 tagojn, haltante en pli ol 30 havenoj.

Vizito al vidindaĵoj

Kelkhavene turistoj elŝipiĝas por grupe aŭ individue trarigardi la proponatajn vidindaĵojn. Ĉarma estas la urbo Ålesund kun siaj multaj belaj domoj en la stilo Arto Nova. Interesa estas Trondheim, fondita en la jaro 997, kiu kun sia fama katedralo Nidaros estis la religia centro de Norvegio dum jarcentoj. En Tromsø, la plej granda urbo de norda Norvegio kun loĝantaro de 70 000, allogas la blanka katedralo de la Arkta oceano. Videblas ankaŭ pratempaj sanktejoj de sameoj. En granda vendejo de materialoj por manlaboro, la vizitanto komprenas, ke ĉi tie virinoj ŝatas krei ion per la manoj dum longaj hejmvesperoj en la mallumaj sezonoj. Dum monatoj la suno ne leviĝas. Estas tempo ne nur por spekti televidon, sed ankaŭ tempo por triki, teksi, kudri.

Kelkaj turistoj ne ekskursas, sed restas surŝipe, trankvile ĝuante la ŝanĝojn de la koloroj en la pejzaĝo, la montojn, nubojn, maron, deklivojn, vilaĝetojn kaj farmobienojn. De sur iu ponto gejunuloj flirtigas norvegan flagon aŭ kolorajn tukojn. Ankaŭ por ili la ŝipegoj gravas. Danke al la fidinda martrafiko ili ne sentas sin izolitaj. Per la ŝipoj venas novaj aĵoj, kutimoj kaj homoj; kelkaj venintoj ne foriros kaj restos.

Sur la ŝipo

Multo interesa troveblas ankaŭ surŝipe: librobretaroj, komfortaj salonoj por legado, sporta trejniĝejo, saŭno, kafejoj, poŝtoficejo, vendejo, mapoj, sur kiuj oni vidas la ŝipon moviĝi kaj turniĝi en mallarĝaj markoloj kaj insulolabirintoj. Troveblas restoracioj, konferencejoj kaj kvietaj anguletoj kun komfortaj foteloj. Sur la ŝipaj vandoj videblas kreaĵoj de norvegaj artistoj, pri kiuj oni povas legi pli en broŝuro senpage disponigata. Eĉ ĉe rubujoj oni povas halti kaj informiĝi pri recikligo kaj la arkta flaŭro.

En la restoracio la kelneroj surtabligas abundajn kaj variajn bufedojn por matenmanĝo kaj lunĉo. Dum la vespermanĝo oni sidas ĉiam ĉe la sama tablo, kun la samaj kuntablanoj. La menuojn la kuiristoj faras, konsiderante lokajn tradiciojn kaj frandaĵojn. Pere de la menuo la manĝantoj lernas pri la marborda kuirarto. Fiŝaĵoj, salikokoj, mituloj, kraboj, ĉiaj maraĵoj, sed ankaŭ fruktoj, beroj, legomoj, radikaĵoj kaj viando, produktitaj en proksimaj marbordaj farmobienoj aŭ en paŝtejoj de boacoj super la polusa cirklo.

La kompanio Hurtigruten aranĝas ceremonion ĉe la polusa cirklo: post serioza ludado de naciaj himnoj aperas Reĝo Neptun por verŝi glaciokubetojn kaj akvon surkapen aŭ en la vestaĵojn de „baptiĝemuloj”, kiuj post tiu glacia duŝeto ricevas varmigan drinkaĵeton. Kelkaj aĉetas por si ĉampanon. La sekvan tagon ĉiuj ricevas atestilon pri la transiro de la polusa cirklo.

Jen tie ĉi, jen tie aŭdiĝas surŝipe anoncoj pri preterpasotaj vidindaĵoj, kiuj povas esti specialaj montoj, lumturoj, renkontotaj aliaj ŝipegoj, fiŝbredejoj kaj aliaj. Norvegoj produktas pli ol 700 000 tunojn da salmo, 70 000 tunojn da truto, malpli grandajn kvantojn da moruo, angilo, aliaj fiŝoj, konkoj. Oni bredas fiŝojn en flosantaj kaĝoj, kiujn oni povas movi de loko al loko por eviti fiŝmalsanojn. La reĝokrabo, importita el Siberio al la Arkta oceano pliiĝas, formanĝante ĉion sur la marfundo. Oni amare klopodas, ke ni defendu nin kontraŭ ĝi, manĝante ĝin en kiel eble plej grandaj kvantoj.

Ekskursoj

Nordkapp, la plej norda loko, kiun oni povas atingi per aŭto en Eŭropo, estas unu el la celoj de la Hurtigruten-krozado. Ĝi verdire estas insulo, sed estas ligita al la kontinento per tuneloj kaj ponto. Tie la vizitantoj povas en ŝirmataj subteraj ejoj vidi belegajn filmojn pri la arktaj sezonoj kaj nordlumoj, konatiĝi kun la historio en muzeo. Konvene apudas restoracio, poŝtoficejo kaj memoraĵvendejo. Ekstere la vizitantoj rapide fotigas sin ĉe konata monumentglobo. Super la senarban rokplataĵon preskaŭ ĉiam blovas frosta vento, ŝaŭmiganta la maron kontraŭ la kruta deklivo 307 m alta. Surprizo: subtere troviĝas ankaŭ malgranda Taj-muzeo. Krome, arkeologoj trovis spurojn de homoj, loĝintaj antaŭ 9000 jaroj en tiu ĉi loko.

Kirkenes, kiu situas nur je 10 kilometroj de la norvega-rusa limo, estas la turniĝejo de la Hurtigruten-ŝipoj, revenontaj de ĉi tie suden al Bergen. Novaj krozantoj komencos siajn aventurojn, dum krozintoj aŭtobusos al la flughaveno, se ili ne deziras reveni kun la ŝipanaro. La vojaĝo ja estas la „plej bela en la mondo”.

SALIKO
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malkontentaj brazilanoj

En la artikolo Post venko – dialogo (MONATO 2014/12, p. 9), kiu komentas la venkon de Dilma Rousseff, la aŭtoro diras, ke la koalicio de la reganta „Partio de la Laboristoj” prezentis pozitivajn 12-jarajn atingojn, favore al la brazila popolo, sed la konservativaj amaskomunikiloj malavare subtenis la moralisman tezon de la opozicio, kontraŭ la prezidantino Dilma kaj kontraŭ la eksprezidanto Lula.

La problemo estas, ke la „Partio de la Laboristoj” (la partio de Dilma kaj Lula) estas implikita ĝisoste en diversaj koruptaj skandaloj, eĉ en la plej granda brazila entrepreno „Petrobras”, kaj la amaskomunikiloj nur faras sian rolon, t.e. denunci tiujn koruptaĵojn. Laŭ esploroj, Dilma kaj Lula konis tiujn koruptaĵojn, sed ili asertas la malon. Lula eĉ diris ke „nenio okazis”. Tial, kvankam Dilma estas reelektita, multaj brazilanoj estas malkontentaj pri la aktuala registaro en Brazilo, kaj pri la aktuala prezidantino.

Rogério GUTTIERRES
Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rogério Guttierres el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konvertiĝo?

Iom mirigite mi konstatas, ke Ipfelkofer en Ne interveni signifas ne solvi (MONATO 2014/12, p. 11) ne iel senkulpigas la rigoran islamisman fervoron de IS-batalantoj en la konkeritaj teritorioj kaj eĉ koncedas, ke „Turkio subtenis kontraŭkurdajn atakojn en Sirio”. Mi memoras, ke la aŭtoro en antaŭaj kontribuoj kompreneme kaj konsente jesis la aktualan enkultur-ig/–iĝon de orientaj vivmanieroj en meza Eŭropo. Sed fronte al radikalaj islamismaj junuloj kun eŭropaj pasportoj vojaĝantaj en la „sanktan militon” kaj sangomakulite revenantaj al Rejno, Sejno kaj Tamizo, li evidente fariĝis pli prudenta.

La dua parto de la artikolo provas komprenigi la diversajn interpretojn de la nocio ĝihado en Korano. Sed tio jam estus alia artikolo, prefere skribota de fakulo. Se ĉiuj homoj jam estus adoptintaj la konsilon de Hillel, transdonitan de L. L. Zamenhof en lia homaranismo („Kion vi ne volas, tion ne faru al aliulo”), tiam la mondo ne plu devus diskuti pri interpretadoj de diversaj „sanktaj skriboj” kaj ties transformadoj en realan vivon.

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eternaj demandoj el rubkamiono

Kelkajn tagojn antaŭ kristnasko pereis en Glasgovo, Skotlando, ses butikumantoj, kiam rubkamiono, kies ŝoforo kredeble kolapsis ĉe la stirilo, suriris trotuaron, renversis kiel keglojn siajn viktimojn kaj, veturinte kelkcent metrojn, fine haltis kontraŭ muro de hotelo.

Tiel, ene de sekundoj, mortis geavoj kaj ilia nepino, plus 29-jaraĝa instruistino kaj du virinoj iom pli ol 50-jaraĝaj. Vundiĝis ankaŭ dekopo da aliaj homoj.

Sendube tragedio, kiu ekster Britio meritis maksimume du-tri frazojn en interna paĝo de gazeto aŭ, eble, ĉar kristnasko kaj do „sennovaĵa” periodo, duonminuton kiel piednoton en televida bulteno. Tutcerte, eĉ se vi ja flanke informiĝis pri la akcidento, vi tuj ĝin forgesis.

Evidente, ĉar la viktimoj estis skotoj. Viaj samnacianoj tiam ne butikumis en Glasgovo, do ne tie viktimiĝis. Tial la amaskomunikiloj en via lando nur flanke, se entute, priraportis.

Jen bizara, sed ĝis difinita grado komprenebla afero, ke ies tragedio fariĝas via kuriozaĵo. Komprenebla, ĉar la homa menso ne povas kapti, la homa koro ne povas enteni, la tragediojn, kiuj nin ĉirkaŭas. Eĉ en t.n. internacia epoko, ni emas ankoraŭ nacie pensi.

Esceptojn prezentas mondskuaj eventoj, kiel la buĉado en Parizo de ĵurnalistoj de la satira magazino Charlie Hebdo. La murdo de redakcianoj, ĉar – almenaŭ en Eŭropo – vere escepta, altiris mondan simpation kaj tutmonde surstratigis arojn da ŝokitaj simpatiantoj.

Aliflanke, la murdado de centoj da palestinanoj kaj la vundado de miloj da aliaj dum pasintsomera konflikto kun Israelo, ne estigis paralelan reagon. Konfliktoj tiaj, kun oble pli katastrofaj homaj rezultoj, ne sufiĉe esceptas – malfeliĉe – por veki amasan, publikan simpation. Do, malgraŭ esceptoj, ja validas la tezo: paroĥas novaĵoj laŭ la supra principo, ke ies tragedio fariĝas via kuriozaĵo.

Do ĉu britoj ne interesiĝus pri la novjara enmarigo de aviadilo de Air Asia, kiam pereis 162 homoj, se la gazetoj ne anoncus, ke inter la viktimoj troviĝas brito? Kio pro samsemajna incendio sur greka pramŝipo, inter kies pasaĝeroj estis kvar britoj? Tia naciismo, de ĵurnalista vidpunkto, liveras hokon, sur kiun pendigi internaciajn (kaj do, cinike, malpli interesajn, ĉar forajn) novaĵojn.

Evidente ni esperantistoj – sennaciaj, transnaciaj, supernaciaj, internaciaj – ne tiel infektiĝas. Aŭ ĉu? Dum universalaj kongresoj oni kaptas foje la impreson, ke la vera internacia lingvo estas naciaj popoldancado, folkloraj kostumoj ktp, kaj tro ofte dum kongresa teatro-vespero oni pavas per tradukita, nacia dramo anstataŭ per indiĝena, vere internacia kaj esperanta originalaĵo.

Klare, skotoj reagis al la tragedio alimaniere ol en aliaj britaj kaj eksterbritaj urboj. Dum kelkaj horoj, memore al la viktimoj, oni malŝaltis kristnaskajn lumojn en la urbocentro de Glasgovo, dum Fejsbuk-kampanjistoj petis, ke privatuloj same faru dum du minutoj ankaŭ en privataj domoj.

Krome – kaj tion, mi, humanisto, vere ne komprenas – pastroj kaj sacerdotoj okazigis diservojn por memori la viktimojn. Raportite estas, ke kreskis la nombro de preĝejo-vizitantoj. Kial? Kial serĉi konsolon ĉe dio, kiu, kiam la rubkamiono kuglis laŭ la trotuaro, dormetis aŭ alimaniere okupiĝis? Kial fidi „ĉiupovan” dion tiel senpovan?

Ne kontentigas la sinteno de unu el la skotaj pastroj, priraportita en nacia gazeto. „Oni demandas min,” diris Kelvin Holdsworth, „ĉu malfacilas paroli pri dia amo, kiam okazas malbono.”

Li daŭrigis: „Fojfoje tre malfacilas trovi la ĝustajn vortojn, tamen la vero jenas, ke la amo de Dio prilumas la plej mallumajn horojn. Tion ni festas je kristnasko.”

Espereble la familianoj de la viktimoj de la glasgova kamiono-tragedio konsolon ĉerpos el la preĝoj de la pastroj kaj el la kristnaska „klarigo”, ke meze de mallumo surtrotuare tragedia brilas ja dia lumo. Mi tamen dubas.

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Remado-rimedo

Estas konate, ke fizika agado ludas gravan rolon en resaniĝo. Postkancera resaniĝo ne esceptas. Nun grupo da virinoj, trafitaj de mamkancero, kune sportas, remante, kaj ĉiuj opinias, ke pliboniĝas ne nur ilia fizika, sed ankaŭ ilia spirita stato.

La virinoj kune remas, uzante specimenon de praĉina tiel nomata drakboato, kun 20 sidlokoj. La drakulinoj, oficiale Roz'Eskell Dragon Ladies, scias, ke remado ebligas naturan limfan drenadon kaj plifortigas muskolojn. Krome ĝi malpliigas lacecon kaj doloron kaj kontribuas al ilia memfido.

Granda Kanalo

La drakulinoj – entute 32 – ekzercas sin apud Rennes, en la norda Francio, sed nun planas partopreni la festivalon Vogalonga en Venecio, Italio, en majo. Temas ne pri konkurso, sed pri festo, en kiu partoprenas pli ol 2000 boatoj. La drakulinoj intencas remi 32 km ĉe la Granda Laguno, inter la insuloj Burano kaj Murano, kaj fine laŭ la Granda Kanalo.

Diris unu el la drakulinoj, kiuj nun kolektas monon por ebligi la vojaĝon, kun la boato, al Venecio: „Tio estas simbolo de espero por ĉiuj virinoj kuracataj.”

Christian BERTIN
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Christian Bertin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ankaŭ per armiloj

Aŭtune de 2014, pro la murdoj, perfortoj, atakoj kaj gajnoj de la tiel nomata Islama Ŝtato, la gazeto de la evangelia landa eklezio per ĉefartikolo opiniis: „Paco defendeblas ankaŭ per armiloj”.

Antaŭ nur malmultaj jaroj eldiro tia perdigus al redaktoro la postenon. Tiam la Germana Evangelia Eklezio kredis, per slogano „Krei pacon, ne minacon”, pacigi la tutan mondon. En la nova Germanio la eklezio transprenis la bibliodevenan gvidlinion „plugiloj el armiloj”.

La verkinto de la koncerna ĉefartikolo klarigis, ke la evangelia eklezio komencis ŝanĝi sian pacpolitikon kaj ke okazos ankoraŭ pli decidaj paŝoj. Memkompreneble ordinaraj kredantoj ne tiom rapide volas ŝanĝi sian nekontestatan bonan kurson. Protestoj pli-malpli akraj sekvis.

Sed okazis en novembro 2014 sinodo de la evangelia eklezio. Elektita estis kiel prezidanto la bavara landa episkopo Heinrich Bedford-Strohm. Li junaĝe evidentiĝis pacaktivulo kaj lastatempe ne malofte montris sin simpatianto de islamo, tiel konfuzante multajn eklezianojn.

Tamen, post propraj spertoj en la norda Irako, li forlasis striktan pacismon. Li ekkonis, ke „povas ekzisti religioj, kiuj, laŭvide de kristanismo, ne meritas estimon kaj, lezante homajn rajtojn, eĉ ne respekton”.

Krome li aprobis liveradon de armiloj al kontraŭuloj de la Islama Ŝtato, en bona kompanio kun la reprezentanto de la eklezio ĉe la germana federacia registaro kaj Eŭropa Unio, Martin Dutzmann. Kelkaj el la evangelia komunumo flaras perfidon, ke nun ankaŭ gvidantoj de germanaj protestantoj almenaŭ ideologie subtenas armilojn „en difinitaj aktualaj situacioj”, kiel tiuj religiaj funkciuloj prudente kaj memprotekte pravigas sian konvertiĝon.

La moralaj instruoj de la biblio kapablas montri idealan homan konduton. Sed la vangoj jesuaj ne povas esti ĉiuokaze la modelo. Frapon de du vangoj homo facile eltenas. Sed post la murdo de korpo kaj animo, ĉu de unuopa homo, ĉu de tutaj socioj, ne plu restas dua vango por pure pacama konduto.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sendependiĝo - ĉu senbaza?

Raportoj el Skotlando pri la sendependiga referendumo kaptis la atenton de loĝantoj de Okinavo, la plej suda insularo de Japanio. Same kiel Skotlando, Okinavo havas sufiĉan historian kialon por sendependiĝi. Okinavo (antaŭe Rjukju) estis memstara reĝolando inter 1429 kaj 1879, kiam ĝin aneksis Japanio.

En aprilo 1945 Okinavo fariĝis la loko, kie batalis japana kaj usona armeoj. Tie mortis ĉirkaŭ 200 000 japanoj, el kiuj 94 000 estis okinavaj civitanoj – kvarono de la tuta loĝantaro.

Post la fino de la milito Usono okupis Okinavon kaj tie kreis la plej gravan strategian bazon en la orienta Azio, precipe por la militoj en Koreio kaj Vjetnamio. En 1972 Okinavo estis redonita al Japanio, sed restis la militbazoj.

Suferas

Nuntempe Okinavo, okupanta malpli ol 1 % de la japana teritorio, posedas preskaŭ tri kvaronojn de la usonaj militbazoj en Japanio, kiuj kovras 10 % de la insularo. Pro la bazoj daŭre suferas la insularanoj, tamen ilia ekonomio forte dependas de la bazoj.

Reliefigas la problemon la aerarmea bazo Futenma, laŭdire la plej danĝera en la mondo, en la urbo Ginowan. La bazo, ĉirkaŭata de domoj, multe ĝenas la urbanojn ne nur pro la bruo sed ankaŭ pro krimoj de la tieaj militistoj kontraŭ la civitanoj. Krome kraŝis helikoptero sur la universitaton.

Pro tio en 1999 la gubernio en Okinavo akceptis proponon por konstrui novan bazon apud la urbo Nago. Tamen la popolo rifuzas, postulante, ke nova bazo estu konstruita ekster Okinavo.

Promesis

Post la venko de la Liberal-Demokrata Partio en 2012 reviviĝis planoj por krei talusojn kaj V-formajn kurejojn en la maro apud Nago. La registaro en Tokio promesis abundajn subvenciojn kaj investojn por Okinavo. Tamen en elektoj en 2014 venkis kandidatoj, kiuj kontraŭis la translokadon de la aerbazo Futenma, argumentante, ke Okinavo ne toleru la ŝarĝon de tiom da militistaj instalaĵoj.

Nun Okinavo kontraŭstaras al la centra registaro de Japanio. La registaro de Abe Shinzo komencis puni Okinavon. Nek Abe nek multaj ministroj interparolis kun la nova guberniestro de Okinavo, kiam tiu vizitis la ĉefurbon. Krome la registaro konsideras malaltigi subvenciojn por la insularo.

Siavice okinavanoj opinias: „Se Japanio bezonas usonajn bazojn, japanoj egale surŝultrigu sian porcion de la ŝarĝoj”.

Subtenas

La nuna situacio kaj la historio de Okinavo povus nutri la emon sendependiĝi disde Japanio. Antaŭ kelkaj jaroj, tamen, opiniosondado montris, ke nur 5 % de la popolo subtenas sendependigon.

Aliflanke, se kreskas malfido inter la insularo kaj Tokio, kaj se daŭre interbatalas policanoj kun kontraŭuloj de la nova bazo, povas esti, ke pli kaj pli da okinavanoj inklinos al sendependigo.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Finfine en orbito brazil-ĉina satelito

En decembro 2014 Brazilo kaj Ĉinio povis celebri la rezulton de komuna sukcesa projekto en la teknologia fako. El Ĉinio estis fakte lanĉita nova satelito post longa kunlaborado inter fakuloj el ambaŭ landoj.

Helpe de ĉina raketo enorbitiĝis satelito konstruita de brazilanoj en la urbo São Carlos (la ŝtato San-Paŭlo). La multekosta projekto faciligos la observadon de Amazonio – ne hazarde ankoraŭ ofte priskribata kiel verda pulmo de la tero – kaj de aliaj strategie gravaj kamparaj kaj urbaj areoj: ĉion ĉi danke al zorga foto-dokumentado el alteco preskaŭ 800-kilometra.

Taskoj

Inter la plej gravaj taskoj komisiitaj al CBERS-4 (tiel estis nomita la nova spaca objekto) oni menciu la telekontroladon de arbara brulado kaj de la agrokultura disvolviĝo. Ekde la jaro 2010, kiam iu antaŭa satelito ĉesis funkcii, Brazilo ne havis alian, kaj pro tio oni estis devigita samcele ekspluati la servojn de eksterlandaj satelitoj. En 2013 misaĵo de la ĉina raketo kaŭzis malsukceson ĉe la lanĉo de la nova satelito kaj prokrastis ĝis preskaŭ la fino de la pasinta jaro la enorbitigon.

Kostoj

La tuta projekto starigis gravajn kontaktojn – kaj kontraktojn – inter la du landoj, dum la kostoj, kiuj atingas plurajn milionojn da dolaroj, estis egale dividitaj. Temas sendube pri bela ekzemplo de scienca kunlaborado, kiun amikaj landoj ja povas realigi.

Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu dulingvismo (en Esperantujo) eblas?

En la esperantista medio, al kiu apartenas multaj legantoj de tiu ĉi revuo, oni ofte aŭdas, ke onia celo estas, ke ĉiu homo estu kapabla paroli sian gepatran lingvon kaj Esperanton, do ke ĉiu homo estu fakte dulingva. Observante la ekzistantajn dulingvismojn (kaj la popolajn kaj la profesiajn), ni tamen konstatas, ke dulingvismo postulas regulan uzon de ambaŭ lingvoj, por ke ne perdiĝu la scipovo; ŝajnas, ke mankas io, en la okazo de Esperanto, por ke amaso da homoj povu regule uzi tiun internacian lingvon, alivorte por ke ĝi estu uzata ne nur de pioniroj, sed ankaŭ de konsumantoj.

Popola dulingvismo

Ĝi funkcias ĝenerale kiel transiĝo inter malaperanta lingvo kaj konkeranta lingvo. Mi skribas el Francio, kaj ekzemple en mia regiono, kie la okcitanaj dialektoj estas malaperantaj, oni ja povas observi dulingvismon. Miaj geavoj parolis preskaŭ nur sian okcitanan dialekton, sed kapablis komuniki franclingve kun la pastro, la kuracisto, la instruisto ktp; ili povis ankaŭ legi franclingvan gazeton. Miaj gepatroj kaj mi regas egalnivele la okcitanan kaj la francan. Miaj infanoj parolas nur la francan. La enmigrintaj familioj spertas ion similan. Tiu dulingvismo daŭris, ĉar la homoj regule uzis ambaŭ lingvojn: en la familio kaj kun la najbaroj la kampuloj parolis nur okcitane, sed ili regule renkontis la francan oficialan lingvon. Dimanĉe la pastro predikis franclingve, kaj en la franca estis redaktita ankaŭ la semajna regiona gazeto, kiu informis pri la mondo, pri Francio kaj pri la najbaraj vilaĝoj. Tio daŭrigis la scipovon de la franca lingvo lernita en la lernejo dum la infana aĝo. Tiel, kiam la kampuloj bezonis uzi la francan lingvon por paroli kun la kuracisto, kun la instruisto, kun iu ŝtatfunkciulo, ekzemple la impostokolektanto, ili ja kapablis tion fari. Dulingvismo funkciis dum du aŭ tri generacioj, do dum malpli ol unu jarcento, inter la ĝenerala uzo de la okcitana dialekto kaj la ĝenerala uzo de la oficiala franca lingvo. Tiu transiĝa periodo estis pli longa, kaj daŭris proksimume tri jarcentojn, por kelkaj profesioj, ekzemple notarioj kaj pastroj. La arkivoj montras, ke ili komencis skribi aktojn en la franca ĉirkaŭ la jaro 1600, tamen ili plu kapablis paroli okcitane kun siaj klientoj ĝis la komenco de la 20a jarcento. Sed tio estis speco de profesia dulingvismo.

Profesia dulingvismo

En kelkaj profesioj oni daŭre bezonas paroli plurajn lingvojn, ĉar oni rilatas kun homoj el diversaj landoj; tio inkluzivas la sciencistojn, la internaciajn komercistojn, esprimo kiu siavice inkluzivas la profesiulojn de turismo, la diplomatojn ktp. Tiuj homoj ofte bezonas paroli kun fremduloj; ili parolas plurajn lingvojn, minimume sian gepatran kaj la anglan, kiu rolas fakte kiel internacia lingvo. Tiu dulingvismo koncernanta la nacian kaj la anglan lingvojn daŭras, ĉar tiuj profesiuloj ofte bezonas la anglan. Mi spertis tion, estante sciencisto en franca filio de usona kompanio. Preskaŭ ĉiutage mi iel bezonis utiligi la anglan lingvon, ĉu por legi raporton, ĉu por redakti ion en tiu lingvo, ĉu por paroli kun usona kolego ktp.

Regula praktiko

En ambaŭ ĉi-supre priskribitaj dulingvismoj la homoj regule praktikas ambaŭ lingvojn. Sed ne ĉiuj homoj povas regule fari tion. La esperantista movado konsideras Esperanton kiel lingvon por la tuta mondo, por ke iu ajn povu komuniki kun iu ajn fremdulo, kvankam la origina ideo de la kreinto de Esperanto ne celis tion. Konstatante, ke en Bjalistoko pluraj gentoj vivantaj kune ne kapablas bone komuniki, Zamenhof volis krei lingvon por tiaj situacioj, ne por ke iu ajn japano povu paroli kun iu ajn polo.

Kaj, eĉ se ĉiuj japanoj kaj ĉiuj poloj lernus Esperanton en la elementa lernejo, ili praktikus ĝin tre malofte, en la nuna stato de la mondo, do ili forgesus ĝin. Preskaŭ ĉiuj junaj francoj lernis la anglan lingvon en la mezgrada lernejo; tiuj, kiuj ne regule praktikas ĝin, tute ne kapablas paroli angle post kelkaj jaroj. En Hungario multaj studentoj lernas Esperanton por ricevi unu plian diplomon pri fremda lingvo, sed la plimulto el ili ne plu praktikas ĝin poste, do Esperanto ne utilas por ilia internacia komunikado. En 1921 ĉe la Ligo de Nacioj, oni proponis instrui Esperanton en ĉiuj elementaj lernejoj; la franca registaro fiaskigis tion, sed, eĉ en okazo de efektivigo, tio ne ebligus, ke la popoloj komuniku per Esperanto, ĉar post la lerneja tempo la granda plimulto ne plu uzus tiun lingvon, do oni forgesus ĝin. Praktikado de Esperanto eblas en grandaj urboj danke al Esperantaj kluboj, kies membroj povas ofte renkontiĝi kaj tiel plibonigi kaj konservi la kapablon paroli tiun lingvon. Sed tio – regula vizitado de klubo – povas koncerni nur pionirojn, ne konsumantojn.

Pioniroj kaj konsumantoj

Nun Esperanto koncernas nur pionirojn, kiuj deziras jen plibonigi la interfratiĝon de homoj, jen amuziĝi per originala lingvo. Pioniroj estas ĉiam malmultaj. Esperanto disvastiĝos nur tiam, kiam ĝi koncernos konsumantojn, kiuj estas la granda plimulto de la homaro. Eĉ se Esperanto anstataŭus la anglan lingvon por la internacia komunikado, kio tute ne antaŭvideblas, tio ne respondus al la interna ideo de Esperanto laŭ Zamenhof. Nur komercistoj kaj financistoj komunikus per Esperanto, sed la popoloj plu restus izolitaj, ĉiu en sia propra lingvo. Necesas trovi procezon, por ke Esperanta dulingvismo povu daŭri, do procezo, laŭ kiu la plimulto de la homoj praktikos tiun lingvon sufiĉe ofte. Nur tiel ili plu kapablos paroli ĝin por rilati kun fremduloj, kiam ili okaze renkontos iun. Ne estas facile difini, kiel kaj kiom ofte necesas praktiki duan lingvon por daŭre scipovi ĝin. Tio varias laŭ la personoj kaj laŭ la lingvoj; la reguleco de Esperanto certe helpas. Mi supozas, ke sufiĉus uzi Esperanton ĉiusemajne dum ĉirkaŭ unu horo, aŭdante, legante aŭ prefere parolante.

En la 1920aj jaroj ekzistis semajna gazeto en Esperanto, kiu do ebligis oftan uzon de tiu lingvo; temis pri Sennaciulo, la organo de la asocio SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), destinita al la laboristoj, kun la slogano „Laboristoj ĉiulandaj unuiĝu”. Sed tiu iniciato estis kontraŭbatita de Stalino kaj Hitlero, kiuj detruis la esperantistajn movadojn de Rusio kaj Germanio. Poste la laborista movado ŝajne forgesis unuiĝi tutmonde. La tiel nomata Pasporta Servo estas alia tipa iniciato por uzi Esperanton kadre de utila servo, sed ne amaso da homoj havas la emon kaj la rimedojn por vojaĝi internacie. Tio estas efika, sed ne sufiĉa por amasa praktikado de la internacia lingvo. La semajna gazeto, kiun Stefan Maul fondis antaŭ la fondo de la magazino Monato, ne povis funkcii, ĉar la movado ne estas sufiĉe forta por vivigi (tio estas redakti kaj aboni) semajnan gazeton. Eble tra Interreto io estas farebla. Multaj homoj havas aliron al ĝi, sed tiuj homoj jam ricevas multajn informojn en multaj lingvoj. Ekzemple Vikipedio ja ekzistas ankaŭ en Esperanto, sed mi vetas, ke preskaŭ nur la redaktantoj de tiu versio malfermas ĝin, kaj ke la konsumantoj de Vikipedio uzas aliajn lingvojn.

Ekzistas en Interreto televidaj elsendoj, filmoj kaj gazetoj, ekzemple Le Monde Diplomatique en Esperanto kaj Monato; tio nun ne altiras amason da spektantoj aŭ legantoj, sed ĝi eble estas interesa vojo por interesi la homojn pri Esperanto. Oni povas imagi, ke lerta alpaŝo estus interesi unue la infanojn, kiuj ankoraŭ ne havas antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto.

Io mankas

Zamenhof inventis genian lingvon internacian, sed ankoraŭ mankas ia invento, por ke tiu lingvo povu funkcii kiel komunikilo inter la popoloj. Necesas inventi ion, por ke amaso da homoj deziru praktiki Esperanton sufiĉe ofte por konservi la kapablon paroli ĝin, ion pli utilan, pli interesan, pli dezirindan ol tio, kio jam troveblas en gazetoj, en televidoj kaj en Interreto en multaj lingvoj.

Andreo ANDRIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andreo Andrio el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fukuŝima kvar jarojn post la granda tertremo

La verkintino, japana medicinistino, partoprenis en kunveno okazinta la 7an de novembro 2014 ĉe la Japana Esperanto-Instituto kaj ricevis de Yamakawa Syuiti, la iniciatinto kaj gvidanto de la okazaĵo, la permeson transdoni al la legantaro de MONATO la ĉefajn kolektitajn informojn pri la nuntempa vivo en Fukuŝima. Ŝi aldonas multe da donitaĵoj kaj fotoj pri siaj propraj domo kaj kvartalo kaj prezentas detalan interesan raporton ĝuste kvar jarojn post la granda tertremo, kiu frapis ŝian landon.

MONATO: Kie situas la urbo Fukuŝima en la gubernio? Kaj kiujn sekvojn havis la akcidento, kiu frapis la areon en 2011?

La urbo Fukuŝima situas en la norda parto de la gubernio Fukuŝima kaj ĉirkaŭ 280 kilometrojn norde de la japana ĉefurbo Tokio. La atomcentralo F-1 troviĝas ĉirkaŭ 65 kilometrojn sud-oriente de la urbo. La tertremego okazinta la 11an de marto 2011 damaĝis plej grandan parton de la gubernio, precipe ĝian orientan parton. La katastrofa akcidento, kaŭzita de la cunamo, ĉe la atomcentralo Fukuŝima-dai-iĉi (F-1), nemezureble influis (kaj verŝajne daŭre longe influos) la vivon de la loĝantoj en la tuta gubernio.

MONATO: Kien difuziĝis la radioaktivaj substancoj post la akcidento ĉe F-1?

Radioaktivaj substancoj liberiĝis en la aeron pro la hidrogenaj eksplodoj, kiuj sekvis la tertremon kaj la cunamon. La tiama vento portis ilin nord-okcidenten. Tuj post la akcidento ĉefe la radioaktivaj substancoj jodo 131, cezio 134 kaj cezio 137 precipitiĝis; plejparto de la radioaktiva jodo baldaŭ malaperis, ĉar ĝia duoniĝ-tempo estas nur ok tagoj, sed radioaktivaj cezioj, kiuj adheras al la tero, malaperas pli malrapide: la duoniĝ-tempo de cezio 134 estas du jaroj kaj tiu de cezio 137 estas tridek jaroj, kvankam estas rimarkinde, ke en la homa korpo ambaŭ cezioj duoniĝas post nur 100 tagoj, ĉar ili eliras en urino iom post iom.

Tuj post la katastrofo detektiĝis granda dozo da radiado en kelkaj kvartaloj de mia urbo. Sed ŝajnis, ke la dozo malpliiĝas jaron post jaro, verŝajne pro tio, ke radioaktivaj cezioj spontane malaperas: pluvo kaj vento iom post iom forportis ilin, kaj aldone oni senaktivigis la loĝ-terenojn. En majo 2011 detektiĝis valoro de 3,44 μSv/h (mikrosivertoj ĉiuhore) sur la gazono de mia ĝardeno, kaj en la posta monato mia edzo novigis la gazonon. En marto 2014, la dozo ĉe la gazono estis malaltiĝinta ĝis 0,259 μSv/h. Sed eĉ en mia nevasta loĝ-tereno detektiĝas dozo iuloke pli alta kaj aliloke malpli alta: ekzemple sur la manĝotablo 0,118 μSv/h, sed ĉe la kovrilo de la kloako por pluvakvo 1,280 μSv/h(!).

MONATO: Kiom danĝeraj estas la radioj?

Ni ĉiuj ricevas radiojn ĉiutage, kie ajn ni estas sur la terglobo, mondaveraĝe 1,26 mSv/jaro (milisivertoj ĉiujare) el la aero, 0,29-0,48 mSv/jaro el manĝaĵo, 0,36 mSv/jaro el la kosmo ktp, sume proksimume 2,4 mSv/jaro. Krome ni estas elmetataj al ili okaze de radiografia ekzameno aŭ komputila tomografio. Laŭ statistiko, ĉirkaŭ 30 elcentoj el la japanoj, kiuj mortis en la daŭro de unu jaro, perdis sian vivon pro kancero. Estas kalkulite, ke, se oni ricevus 100 mSv/jaro da radioj, la nombro de la mortintoj pro kancero plialtiĝus je 0,5 %. Sed estas konate, ke, se la mortintoj ricevis malpli ol 50 mSv/jaro da radioj dum ili vivis, ne eblas determini la kialon de ilia morto, ĉu pro radioj aŭ pro alia kaŭzo. La malbona influo de la radioj al la homa korpo estas ankoraŭ ne tute klarigita: ĉiuokaze estas konsilinde, ke ni ricevu kiel eble plej malmulte da radioj.

MONATO: Kiel oni senaktivigas la loĝ-lokojn en via urbo?

La urba registaro senaktivigis la loĝ-lokojn, celante, ke radioj estu malpli ol 1 mSv/jaro, nome 0,23 μSv/h, laŭ la decido de la japana registaro. Sed en aŭgusto 2014 la registaro nuligis tiun ciferon kaj decidis, ke oni laŭeble malplimultigu la radiadon, konsiderante la radiadan dozon, kiun la loĝantoj ricevis/ricevas efektive. Fakte, rezulte de esploro klariĝis, ke oni ne ricevas tiom grandan dozon, eĉ se oni loĝas en loko, kie detektiĝas pli ol 0,23 μSv/h. Krome, eĉ post la senaktivigado la radiada dozo ne malpliiĝis ĝis 0,23 μSv/h en pluraj kvartaloj. La urba registaro senaktivigis unue parkojn, lernejojn, infan-ĝardenojn kaj la lokojn, kien multaj homoj venas; poste oni pritraktis loĝ-terenojn laŭ la ordo de grandeco de la dozo. La metodo de senaktivigo estas unue forpreni poluitajn tersurfacon, foliojn ktp kaj ankaŭ purigi domojn, due ŝirmi homojn kontraŭ radioj el forprenitaĵo kaj trie konservi ĉi-lastan malproksime de loĝantoj.

Mi montros al vi, kiel oni faris ĉion ĉi en la parko apud mia loĝejo kaj aliaj lokoj. En decembro 2013 unue oni forprenis la surfacon de la tero, eltirante arbustojn kaj fortranĉante branĉojn de la arboj. Due oni metis la forprenitaĵojn en grandajn plastajn sakojn, kiuj siavice estis enterigitaj en grandan truon ĉirkaŭ kvin metrojn profundan, kaj kovris la truon per pura tero. Post la laboro la trunkoj de la arboj blankiĝis, ĉar oni purigis ilin per premakvo. Antaŭ la senaktivigado la radiada dozo estis 0,79 μSv/h en la parko kaj en la enirejo estis ŝildo, sur kiu estis skribite, ke oni ne ludu tie pli ol unu horon kaj ke post la ludado oni nepre purigu siajn manojn kaj buŝon. Post la senaktivigado la ŝildo estis forigita, kaj la dozo malpliiĝis pli kaj pli. Se mankas spaco por enterigi la sakojn, oni metas ilin apud domo. La sakoj metitaj aŭ en la teron aŭ ĉe domo estos transportitaj al la provizoraj konservejoj, kiam la ejoj estos pretaj en ĉiu kvartalo, poste de tie al ununura provizora konservejo kaj fine al definitiva konservejo. Sed neniu scias, kiam tio efektiviĝos. Tio estas unu el la grandaj problemoj koncerne la senaktivigadon.

MONATO: Kia estas la sekureco de manĝaĵoj en Fukuŝima?

Oni vendas manĝaĵojn bone kontrolitajn, kaj precipe oni ekzamenas ĉiun rizan sakon en mia gubernio. Se temas pri legomoj, kiujn oni kreskigis aŭ rikoltis sur monto por si mem kaj ne por vendi, la urba registaro senpage mezuras la dozon. Mia edzo jam kelkfoje petis la ekzamenon pri iuj legomoj, kaj la rezultoj estis absolute bonaj ĝis nun. Mi ĉiutage manĝas legomojn rikoltitajn en mia ĝardeno. Tial en oktobro 2014 mi ekzameniĝis pri la dozo en mia korpo. Ne detektiĝis radioj. Por mezuri radiadan dozon ĉirkaŭ si oni povas ankaŭ uzi porteblan detektilon, sed mi ne mendis ion tian. Notinde estas, ke pli ol 3000 realtempaj detektiloj estas starigitaj en lernejoj, infan-vartejoj, parkoj kaj aliaj lokoj en la gubernio Fukuŝima, kaj ke monitoroj por kontroli la radiadan dozon en la aero estas instalitaj en pli ol 600 publikaj lokoj de la gubernio.

MONATO: Kion fine pri la alarmemo rilate al la vivo en Fukuŝima?

Nu, la japanoj loĝantaj ekster mia gubernio ofte diras: „Fukuŝima estas poluita de radioaktivaj substancoj.” Aŭdinte tion, mi senvoĉe demandas: „Pri kiu Fukuŝima temas?” kaj murmuras, ke, se la atomcentralo havus alian nomon, oni ne emus aserti la samon. Fakte ja ekzistas tri Fukuŝima-j: la gubernio, la urbo kaj la atomcentraloj Fukuŝima-dai-iĉi (F-1) kaj Fukuŝima-dai-ni (F-2). Mi volus, ke oni distingu ilin kaj sciu, ke la gubernio estas tre vasta kaj ke almenaŭ en Aizu, la okcidenta regiono de la gubernio, la influo de la radioaktivaj cezioj estas treege malgranda. En majo 2014, cetere, la mangao Oiŝimbo elvokis polemikon pri la influo de radioj al la homa korpo post la akcidento de F-1. Kiel mi diris, oni ne povas tute nei la influon de eĉ malgranda dozo, sed oni ja povas preskaŭ ignori tiun de malpli ol 100 mSv/jaro, ĉar oni povas diri, ke tiu risko estas tiom rimarkinda kiom ajna alispeca danĝero. Ni neniam forgesas aŭ forgesos, ke povas iam okazi ĉe F-1 refoje grava akcidento pro ventego, pluvego, tertremo, cunamo kaj aliaj tiaj eventoj. Sed nun mi vivas pli-malpli trankvile en la urbo Fukuŝima. Mi opinias, ke oni devas taksi surbaze de scienca esplorado la riskon kaj la danĝerecon de radioaktivaj substancoj el F-1. Mi dezirus, ke oni ne tro timu radiojn krom en la lokoj, kie estas klare preskribite, ke oni restu tie nur mallonge, aŭ ke oni portu protektan veston.

YAZAKI Yoko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yazaki Yoko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ni estas Charlie

Ne necesas ĉi tie skizi la hororojn, kiuj trafis dum merkreda mateno en Parizo redakcianojn de la franca satira magazino Charlie Hebdo. Raportoj kaj filmeroj ekplenigis amaskomunikilojn kaj interretajn forumojn nur minutojn post la atenco, kiu lasis 12 homojn mortaj, inkluzive de policanoj, kaj plurajn aliajn vunditaj.

Reagis ŝokite kaj naŭzite ne nur politikistoj kaj ĵurnalistoj, pro atako kontraŭ libera esprimado kaj do kontraŭ fundamento de la demokratia socio, sed ankaŭ ordinaraj civitanoj en urboj kaj en kaj ekster Francio. Ilia mesaĝo, diversmaniere esprimata, sed esence unuvoĉa: Armiloj ne malakrigu niajn krajonojn.

Kio trairis la mensojn de la teroristoj, malfacile diveneblas, eĉ malpli facile kompreneblas, kaj neniel pardoneblas (krom, eventuale, en la ĉielo, misagordita, tordita, je kiu verŝajne kredas la murdistoj). Laŭraporte, unu el la atencantoj, Cherif Kouachi, 32, jam kondamnita en la 2000aj jaroj al 18-monata enkarcerigo, ĉar li helpis sendi militistojn al Alkaido en Irako, diris dum la proceso, ke laŭ islamaj sanktaj tekstoj estas devigaj kaj ĝihado kaj memmortigo.

Jen, ŝajne, homo fie influata de religiaj tekstoj interpreteblaj ajnmaniere, ne nur de ekstremaj kaj fanatikaj imamoj kaj aliaj predikantoj. Do, jes, en la pariza atenco eblas aŭdi venĝon (kiel anoncis mem la teroristoj) kontraŭ karikaturistoj, kiuj primokis profeton neprimokendan; eblas vidi enmiksiĝon de okcidentaj landoj en mez-orientaj aferoj, kiuj – malgraŭ nafto – ilin ne koncernas; eblas flari frustriĝon kontraŭ okcidenta mondo pli kaj pli preta kulpigi fremdulojn, enmigrintojn, pro ekonomiaj kaj aliaj krizoj.

Tamen ne eblas eviti la respondecon de religio. Kiel supre dirite, religiaj tekstoj diversmaniere interpreteblas. Do senkulpigoj de islamanoj (kaj nepras memori, ke nur eteta elcentaĵo da samkredanoj atencas, murdas, ĝihadas), ke la teroristoj misinterpretas t.n. noblajn tekstojn, ke ili ne estas veraj islamanoj, nur ĝis difinita grado kontentigas.

Islamanoj mem elradikigu ekstremismon el siaj moskeoj kaj lernejoj. Nepras, ke ordinaraj islamanoj agu ne nur surstrate solidare kun aliaj „charlie-oj” sed ankaŭ en siaj preĝejoj, komunumoj, eĉ familioj.

Kiel pepis la verkisto Salman Rushdie, mem celo en 1989 de islama murd-minaco pro sia libro Satanic Verses, „respekti religiojn nun signifas timi religiojn”. Alivorte, necesas pli sisteme, honeste kaj kuraĝe alfronti religiajn kredojn kaj, se necese, atentigi pri mankoj kaj misoj.

Efektive tion jam faris la teroristoj. Kriante post la sangoverŝado „Allahu Akbar” (pli malpli „Gloras dio”), ili pleje malglorigis sian dion kaj, verdire, senhonorigis sian profeton oble pli efike ol faris la karikaturistoj de Charlie Hebdo.

Samtempe, tamen, ili nutris la antaŭjuĝojn de rasistoj kaj dekstremuloj, kiuj timas malfortigon de tradiciaj kulturoj kaj moroj. Jam antaŭ la atenco en Parizo surstrate manifestaciis en Dresdeno, Germanio, t.n. patriotaj eŭropanoj kontraŭ la islamigo de la okcidento. Post la atenco laŭtiĝis la voĉoj de naciistaj politikistoj kiel Marine Le Pen en Francio kaj Nigel Farage en Britio.

Jen la danĝero. Ne fanatikuloj, frenezuloj, malstabiligos nian socion, sed ni mem, aŭ niaj politikistoj. Ili nianome postulos pli da sekureco, pli da sekreteco, pli da kontroloj, por nin „defendi”, samtempe forigante aŭ nuligante ĝuste la valorojn, kiujn volas protekti la t.n. patriotoj. Eble tion scias la teroristoj kaj iliaj predikantaj, imamaj mastroj. Eble ĝuste tion ili celas.

La eventoj en Parizo denove emfazas la bezonon pri libera, malferma gazetaro. Evidente, la murdoj ne silentigos ĵurnalistojn – plejparte obstine kuraĝaj, fiere sendependaj.

Ankaŭ MONATO, feliĉe ne alfrontita al la danĝeroj, al kiuj estas elmetitaj la redakcianoj de Charlie Hebdo, aŭdigos sian voĉon por krei pli liberan, pli justan, pli internacian mondon. Tiel ni daŭre montros, ke ankaŭ ni estas Charlie.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu savi la kristanan okcidenton?

Fenomeno aktuala en Germanio estas la tiel nomata Pegida. Tiu vorto estas akronimo el vortoj, kiuj signifas en Esperanto „patriotaj eŭropanoj kontraŭ la islamigo de la okcidento”.

Pegida estiĝis en Dresdeno, kiel movado por savi la eŭropan identecon. Bone, sed kia identeco? Okcidenta germano povas demandi sin, kial precipe homoj en la iama Germana Demokrata Respubliko, tiam 90-elcente ateista, sentas bezonon savi Eŭropon, do kristanan kulturon dumiljaran.

Se ili defendus sian gloran socialisman pasintecon, la okcident-germano pli bone komprenus. Sed temas pri io tute alia, kio urĝis surstraten pli ol 18 000 tiel nomatajn patriotojn.

Tiuj homoj, harditaj en la liberiĝo el komunisma regado, taksas sin nun premataj pro la islama konkero de ilia lando, eĉ de la tuta Eŭropo. Ili supozas, ke ekzemple la germana ŝtato multe pli subtenas enmigrintojn el islamaj ŝtatoj, multe pli favoras tiujn novajn loĝantojn, ol siajn malnovajn civitanojn.

Se germano malcedas al la instancoj eĉ nur cendon ŝuldatan, la ulon oni konsiderinde punas. Se islamano (nun eĉ aŭtenta germano) vojaĝas al Sirio por murdi en „sankta milito”, oni diskutas, kiel tiun oni revene akceptu.

Kristanaj insignoj juĝejo-decide malaperas el lernejoj, dum are kreskas minaretoj. Tio verŝajne la dresdenanojn ne tro koncernas. Ili volas resti, kiaj iam estis la praavoj. Ili tamen lernu, ke neniam revenos tempoj tiaj.

La politika problemo konsistas en tio, ke instancoj ne volas kompreni, ke ekzistas bezono, ĉe la aŭtenta loĝantaro de Germanio, ne nepre tro rapide adaptiĝi al la kutimoj de la nove alvenintoj. Ili, kiel impostpagantoj kaj „veraj indiĝenoj”, nur atendas respekton por la propra vivmaniero kaj la orelon de elektitaj politikaj reprezentantoj.

Sed politikistoj taksas ĉiun, kiu ne permesas enkestigi sin en la kategorion „senpripensa, bonkora, mondmalferma, optimisma, futurcela civitano”, kiel aĉan dekstrulegon, naziemulon. Ili degnas rigardi ilin kiel „misgvidatajn estulojn plibonigendajn”. Laŭte kaj unuflanke la gazetaro kaj la televido-stacioj akompanas tiun kampanjon.

Pegida certe apartenas al tiuj ksenofobiaj trajtoj ekzistantaj ĉiam kaj ĉie ajn. Sed ĝiaj argumentoj meritas almenaŭ seriozan kaj racian traktadon, ĉar fobio ne nepre identas kun malamikeco kaj mensa malsaneco.

Kelkajn tagojn post la tiel nomataj pegidaj manifestacioj en Dresdeno okazis la murdoj en Parizo de redakcianoj de la franca satira magazino Charlie Hebdo. La politikistoj tuj ekpolitikumis laŭ la konata maniero, avertante, ke oni, ekzemple Pegida, ne politikumu per la evento.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

F-ina venko

Post la kvinjara mandato de la tria ŝtatprezidanto de Kroatio, Ivo Josipović, okazis novelektoj. Partoprenis en la unua balotrondo kvar kandidatoj.

En la dua rondo restis tri: Josipović, socialdemokrato; Kolinda Grabar Kitarović, de la dekstra partio HDZ, kiu regis plej longe en Kroatio kaj kulpas pri la malfavora ekonomia stato, ankaŭ krimado; kaj iom surprize la 25-jaraĝa Ivan Sinčić, reprezentanto de Movado Viva Muro, defendanto de malriĉuloj kaj senhejmuloj.

Lerteco

Sinčić rikoltis 16 % de la duarondaj voĉoj pro lerteco en televida kandidato-debato. Evidente li konvinkis grandan plimulton de la mizeruloj en Kroatio.

Tamen en la lasta rondo la 11an de januaro venkis per 50,74 % de la voĉoj Kitarović, iama ministro en antaŭa HDZ-registaro kaj poste kroata ambasadoro en Usono. Ŝi ricevis 32 000 voĉojn pli ol Josipović. Tiel Kroatio elektis sian unuan ŝtatprezidantinon.

Sian venkon ŝi dankas al diversaj faktoroj. Tre malpopularis la socialdemokrata registaro, kiu montriĝis nekapabla krei ekonomie kaj sociale sukcesan ŝtaton. Dum ĝia mandatperiodo la ŝtato daŭre havis deficitojn kaj minimuman malnetan enlandan produkton.

Eklezio

Krome lobiis por Kitarović la eklezio katolika. Ŝi venkis en 13 ĉefe kamparaj regionoj kontraste al Josipović, kiu sukcesis en sep urbaj regionoj. Cetere Kitarović profitis de la voĉoj de kroatoj el Bosnio-Hercegovino, kiuj ĉiam voĉdonas laŭ nacia pensmaniero, subtenante la naciisman partion HDZ.

La nuna maldekstra registaro kun la malpopulara ĉefministro Zoran Milanović havas mandaton ankoraŭ 10-monatan. Ŝtatbalotoj okazos ĉi-jaron en oktobro. En tiu periodo politike kunvivos kontraŭuloj: maldekstra registaro kaj dekstra ŝtatprezidantino.

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Slovenio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Islama ekonomio: ĉu modelo por hodiaŭ?

Se Muhamado, la islama profeto, estus vivanta en nia epoko, ĉu ne eblus, ekzemple, ke lia koncepto pri ekonomio malhelpus la nuntempan globan krizon, kiu malriĉigas kaj endanĝerigas la mondon?

Konataj estas de li pluraj reguloj, kiujn oni povus legi kiel simbolajn konsilojn pri la temo: Evitu luksan vivon – tio forigus la benadon de abundo (Hadiso).

Malpermesoj

Metia produktado aŭ alia laboro aŭ servado havas en si mem valoron. Oni rajtas komerci, sed ludi per mono estas en si mem danĝere, ĉar, tiel agante, oni efektive ricevas ion gajn-intence kontraŭ neniu valoraĵo. Tion Muhamado do rekte malpermesis.

En lia epoko en Mekko oni pruntedonis monon kontraŭ vere rabema interezo, same kiel nuntempe la interezo de la Internacia Mona Fonduso (IMF) por multaj malriĉaj landoj rabeme efikas. Oni devas pagi rentumon super rentumo. Muhamado tion malpermesis.

Por li la vera celo de komerco ne estis gajno, sed interŝanĝo de varoj kaj servoj. Male funkcias la nunaj borsoj, de kiuj devenas financaj krizoj, ĉar precipe gajnon ili celas.

Laŭ esprimoj de sia epoko, la profeto fojfoje malpermesis „forvendi nutraĵ-karavanon antaŭ ol ĝi jam alvenis en la bazaron”, kie kutime atendis tiuj, kiuj bezonis ties varojn. Same li malpermesis ankaŭ ekvendi varon, tuj post kiam oni aĉetis ĝin. Tio nur povus altigi la finan prezon por tiuj, kiuj bezonis la varon.

La profeto malpermesis la monopoligadon kaj la kaŝ-amasigadon de varoj. Laŭ li en la juĝotago oni bruligos tiajn krimulojn per iliaj akiritaj riĉaĵoj (Hadiso).

Naturo

La bazaj fontoj de energio kaj nutraĵoj estu, laŭ li, ŝtate regataj: arbaroj kaj verdo-kampoj (ni diru: la naturo ĝenerale) estu protektataj, ĉar tiuj apartenas ne al homoj, sed al Alaho (Dio).

En la nuna epoko oni povas tiel kompreni, ke naturaj riĉaĵoj, kiel arbaroj, akvofontoj, nafto k.s., estu sub ŝtata regado. Eble oni plivastigu la nocion ankaŭ al la poŝto- kaj elektro-servo ktp.

Ordono

Tre baza ordono de Muhamado estis, ke en ĉio oni konsideru sin dependa de Alaho, kun respondeco ankaŭ pri kunhomoj malpli feliĉaj: senhavuloj, orfoj kaj vidvinoj. Por tion atingi oni ofte devas lukti kontraŭ si mem.

„Ĝihado” estas la esprimo de tia lukto: „La pli granda ĝihado estas luktado por bonfarto de viaj familianoj” (Hadiso).

Ĉu tio simbole ne estas la esenco de sana homara ekonomio?

Hussain AL-AMILY
Jen la lasta artikolo de Hussain Al-Amily, multjara kunlaboranto de MONATO pri arabaj temoj, antaŭ lia forpaso. La eldonejo kondolencas geamikojn kaj familianojn.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hussain Al-Amily el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiam tremetoj fariĝas tremegoj

Pasintjare, en septembro, pli ol 200 homoj ĝuis aŭtunan veteron ĉe la pinto de la monto Ontake, vulkano 3067 metrojn alta, en la centro de Japanio kaj 200 km okcidente de Tokio.

Subite erupciis la vulkano, tiel ke falegis rokfragmentoj kaj cindroj sur la kapon kaj dorson de la terurataj homoj. Pereis 63.

Komence de la monato la meteologia buroo registris malgrandajn tertremojn ĉirkaŭ la monto, sed ne taksis ilin danĝeraj. Do neniu avertis la monto-grimpantojn pri eventuala risko.

Senhoma

Malfacile estas prognozi vulkanan aktivecon. Ekzemple, en 2013 erupciis submara vulkano proksime al la senhoma insulo Niŝinoŝima (Okcidenta Insulo), 1000 km sude de Tokio. Niŝinoŝima estas la pinto de vulkano, kies bazo staras sur la marfundo 4000 metrojn sube.

Jam erupciis Niŝinoŝima en 1973, sed 40 jarojn poste la lafo grandigis kaj altigis la insulon. Tiel kontribuas la naturo al Japanio, kiu gajnis senmilite kaj sendispute novan teritorion.

La japana insularo, alinome vulkana arkipelago, posedas 110 aktivajn vulkanojn. Vulkano estas taksata aktiva, se ĝi erupciis en la lastaj 10 000 jaroj. Pri la vulkanoj, laŭ fakuloj, kulpas la kvar platoj (pacifika, filipina, eŭrazia kaj nord-amerika) troveblaj sub la insularo.

Cunamo

Japanoj memoras, ke antaŭ 20 jaroj okazis tertremo apud Kobe, kiu viktimigis 6500 homojn. Ili memoras ankaŭ la orient-japanan grandan katastrofon, aŭ cunamon, kiu okazis antaŭ kvar jaroj kaj mortigis aŭ malaperigis ĉirkaŭ 18 500 homojn.

Tamen vulkanoj kunportas ne nur damaĝon sed ankaŭ favoron. Danke al subtera magmo troviĝas pli ol 27 600 varmo- kaj energio-fontoj (bedaŭrinde ne ekspluatataj) por tervarmaj centraloj. Ankaŭ imponaj pejzaĝeroj kiel la monto Fuĵi kaj kaldronaj lagoj estas kreitaj de vulkanoj.

Eksplodis

Fakte japanoj nun sin demandas, kiam erupcios Fuĵi, la plej granda kaj relative juna vulkano en la lando, kiu eksplodis laste en la jaro 1707. Tokio, 90 km malproksime, estas konstruita sur cindroj iam elpafitaj el la vulkano. En oktobro 2014 tri gubernioj okazigis komunan trejnadon kontraŭ erupcio de Fuĵi, kontrolante precipe kontraŭcindrajn rimedojn.

Spertuloj diras: „Se Fuĵi morgaŭ erupcius, tio ne surprizus. Se ĝi erupcius samskale kiel en 1707, damaĝoj en Tokio estus gravaj. Centraloj ne funkcius, aviadiloj ne flugus, aŭtoŝoseoj neuzeblus kaj malsanoj de spirorganoj multiĝus.”

Krome malaperus la nuna eleganta formo de la monto Fuĵi. Aŭ eble, reformita, ĝi fariĝus eĉ pli eleganta.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aperigi (librojn) por ne malaperigi (lingvojn)

Unu el la plej promesplenaj aspektoj de la tuttera teksaĵo estas tio, ke unuafoje en la lastatempa historio de la mondo ni nun havas efikan ilon por kontraŭstari la malaperon de pli kaj pli da idiomoj. La aktuala fenomeno, kiu koncernas amasan morton de lingvoj, minacas la buntan mozaikon de kulturoj, kiu riĉigas la spiritan vivon de la homaro. Tamen la fakto, ke hodiaŭ iu ajn povas libere krei retajn paĝojn kaj uzi la interreton kun la celo komuniki kaj aperigi informojn pri – kaj en – sia propra nacia aŭ etna lingvo, eble donas iom da espero, ke endanĝerigitaj lingvoj ne nepre estingiĝos.

Irlanda eldonejo

Nu, en malgranda urbeto de okcidenta Irlando situas unika eldonejo, kiu proponas librojn por plenkreskuloj kaj infanoj, presitajn en mirinde granda gamo de lingvoj, dialektoj kaj subdialektoj. Temas pri tiel nomata Eldonejo Evertype, en la eta urbo Cathair na Mart [kaher na mart], anglalingve Westport. Ĝi presas siajn eldonaĵojn en allogaj, ofte ilustritaj formoj kaj en nekredeble vasta nombro de idiomoj.

Tio estas aparte notinda en la fako de porinfana literaturo; ekzemple la monde konata libro Alice in Wonderland (La aventuroj de Alico en Mirlando), de la brita aŭtoro Lewis Carroll, estas havebla ĉe Evertype ne nur en la originala angla lingvo, sed ankaŭ en la franca, la germana, la kornvala, la irlanda, la skotgaela, la itala, la dana, la latina, la manksa, la skota, la sveda, la kimra, la malaltgermana, la belarusa, la hungara, la ladina, la valona, la tonga, la zulua, la havaja, inter aliaj.

Plie, ĝi presas en pluraj obskuraj kaj multe malpli konataj lingvoj kaj dialektoj, kiel ekzemple la dialekto de la apalaĉa regiono de Usono, la menonita germana (mem usona), la pikarda, la ŝetlanda, la normand-franca dialekto de Ĵersejo (manik-markola insulo), la ulster-skota, la diversaj lokaj subdialektoj de Skotlando kaj de aliaj eŭropaj popoloj ktp. Ĝia listo de publikaĵoj inkluzivas ankaŭ planlingvojn kaj imagajn projektojn, kiel Volapuko, Esperanto kaj la tiel nomata „Lingwa de Planeta”. Eble unu el la plej nekutimaj eldonaĵoj estas versio de Alico en Mirlando presita en la alfabeto Deseret, inventita en la 19a jarcento de mormonoj en Utaho.

Endanĝerigitaj lingvoj

Tiu eldonejo konstante aperigas literaturon (fikcian kaj nefikcian) por plenkreskuloj en simile granda gamo de lingvoj pli-malpli gravaj, pli-malpli disvastigitaj kaj konataj. Entute ĝi prezentas tre riĉan legan fonton por ĉiuj, kiuj deziras posedi librojn en sia propra idiomo, kiuj deziras lerni aliajn lingvojn aŭ simple ŝatas kompari tekstojn en diversaj lingvoj.

Precipe, ĉi tiu eldona aktiveco estigas valoran, pozitivan kaj praktikan kontribuon al la konservado de malaperantaj kaj endanĝerigitaj lingvoj. Fine kaj parenteze: ĉi tio ne celas esti komerca reklamo, kaj la aŭtoro havas absolute nenian rilaton (krom admiron!) al la menciita eldonejo. Li simple aĉetis plurajn publikaĵojn el ĝi kaj estis tre kontenta pro la kvalito de la tradukoj, de la presado kaj de la bindado (ĝenerale per paperaj kovriloj).

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trepça, pomo de malkonkordo inter Kosovo kaj Serbio

Lastatempe la rilatoj inter Kosovo kaj Serbio ekkonis novan tension pro la minejoj de Trepça, apud la urbo Mitrovica en Kosovo. La laboristoj strikas, ĉar ili timas pri sia estonta sorto pro disputo pri la proprieto de la minejoj.

Temas pri tre malnova aro da minejoj de plumbo kaj pluraj aliaj valoregaj kaj maloftaj mineraloj kaj miliardoj da tunoj da lignito, ekspluatita jam de iliroj (la antaŭantoj de la albanoj) kaj poste de romianoj, bizancanoj, otomanoj, britoj, germanoj dum la dua mondmilito, jugoslavoj post la milito kaj nun de albanoj, almenaŭ parte. Inter la jaroj 1945 kaj 1990 tie oni jare produktis 600 000 tunojn da plumbo. Antaŭ la jaro 1999 en la 40 branĉoj laboris pli ol 22 000 personoj.

Ne nur estis la minejoj, sed estis diversa industrio pri prilaborado de la ercoj kaj liverado de rilataj produktoj. Menciindas la ercoj kaj koncentraĵoj de plumbo kaj zinko, la rafinita plumbo, la arĝento, la oro, la bismuto, la elektrolita zinko kaj kadmio, la sulfata acido, la fosfata acido, la superfosfata sterkaĵo, la elektraj akumuliloj, la nikelkadmio, municioj por ĉasado, plumbaj tuboj kaj dratoj, zinkita lado kaj produktoj el ĝi, elektrokontaktaj materialoj, vagonetoj kaj elektrolokomotivoj por ercejoj, ekipaĵoj kaj vicpecoj por metalurgio kaj ercejoj kaj aliaj.

Trepça laboras

Dum Jugoslavio Trepça enspezigis ĝis pli ol 100 milionoj da usonaj dolaroj jare danke al la eksporto de plumbo. Pro tio tiutempe cirkuladis la onidiro, ke „Trepça laboras, dum Beogrado konstruas”. Kelkaj eĉ diras, ke ĝi estis la kaŭzo de la eksplodo de la konflikto inter albanoj kaj la serba ŝtato en la jaroj 1998-1999. Aktuale la produktado estas tre limigita, ĉar la minejo bezonas multe da investaĵoj por la renovigo. Plia problemo estas, ke parto de ĝiaj entreprenoj troviĝas en la teritorio regata de serbaj municipoj ene de Kosovo. Post la milito la tiama UN-institucio pri Kosovo, UNMIK, deklaris la minejon ne ŝtata, sed administrota de aparta institucio, Agentejo de Kosovo por Privatigo.

Antaŭ nelonge la registaro de la sendependa Kosovo, estrata de Isa Mustafa, deklaris, ke Trepça devas aparteni al Kosovo kaj helpi ĝin en la evoluigo de la ekonomio kaj la mildigo de la amasa senlaboreco. Tion kontraŭstaras la registaro de Serbio. Dume la albanaj ministoj strikas, timante pri sia estonta sorto kaj dezirante, ke la minejo estu redonata al la ŝtato de Kosovo.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

James Cook estis anglo

Kun granda intereso mi legis la artikolon de Gérard Mansel pri Nov-Kaledonio (MONATO 2014/12, p. 18-19), lando, pri kiu mi antaŭe nenion sciis. Tamen pri la kapitano James Cook mi estas pli bone informita. Pravas, ke li elektis tiun nomon ĉar la marbordo ŝajnis al li simila al Skotlando; tamen Cook ne estis skoto. Li naskiĝis en dometo en Marton, vilaĝo en la nordo de Jorkŝiro, do en Anglio. La dometo ne plu staras tie; antaŭ jaroj oni malkonstruis ĝin brikon post briko kaj sendis ĝin al Aŭstralio, kie ĝi ankoraŭ videblas. En Marton restas memortabulo kaj muzeo pri la diversaj vojaĝoj de James Cook.

Jack WARREN
Anglio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jack Warren el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alia kalendaro eblas

Unu tago estas la tempo, kiu pasas inter unu kulmino de la suno (unu tagmezo) kaj la sekva. Unu jaro estas la tempo, kiu pasas inter unu vintra solstico (plej ofte okazanta la 21an de decembro) kaj la sekva. De unu vintra solstico ĝis la sekva pasas precize 365,24219 tagoj.

Kial februaro estas la plej mallonga monato? Ĉar, antaŭ la kalendara reformo fare de Julio Cezaro, la jaro komenciĝis la 1an de marto. Tio klarigas ankaŭ la hodiaŭajn, iom elvojigajn, nomojn septembro („sepa monato” laŭ ĝia latina etimologio), oktobro („oka monato”), novembro („naŭa monato”), decembro („deka monato”).

Julio Cezaro

En la jaro -45 (45 antaŭ nia erao) Julio Cezaro reformis la kalendaron. Ekde tiam la jaro komenciĝas en januaro kaj, en ĉiu kvara jaro, februaro havas 29 tagojn. La aldona tago nomiĝas supertago. Laŭ tiu kalendaro la jaro daŭris averaĝe 365,25 tagojn, kaj la devio estis unu tago en 128 jaroj. Pri diversaj konfuziĝoj oni bonvole legu http://eo.wikipedia.org/wiki/Julia kalendaro.

Papo Gregorio

En 1582 Papo Gregorio la 13a reformis denove la kalendaron: post ĵaŭdo, la 4a de oktobro, sekvis rekte vendredo, la 15a de oktobro. Dek tagoj tiel elfalis. Laŭ tiu kalendaro la jaro daŭras averaĝe 365,2425 tagojn. La devio estas unu tago en 3000 jaroj.

Reforma propono

La verkinto proponas novigan, precizan kalendaron. La jaro komenciĝus en la tago post la vintra solstico, kiu estus lundo, la 1a de januaro. La semajno daŭrus, kiel nun, sep tagojn. La tagoj de la semajno restus kiel nun, de lundo ĝis dimanĉo. Kiam inter du vintraj solsticoj pasas ne 365, sed 366 kalendaraj tagoj (unu fojon post ĉiu kvara jaro), enŝoviĝus unu supertago, kiu estus la 31a de junio. La 31a de junio kaj la 31a de decembro havus neniun semajntagan nomon, sed nomiĝus simple festotagoj. Oni cetere povus nomi ilin respektive „tago de la kalendaro”, ekzemple, kaj „tago de la jarfino”, kaj ili povus esti feritagoj.

La privataj, ŝtataj kaj religiaj festotagoj restus kiel nun, sed surbaze de la nova kalendaro. Se iu nacia festotago estas ekzemple en la 31a de majo laŭ la nuna kalendaro, ĝi estus laŭ la nova kalendaro en la sekva tago, do en la 1a de junio. La reformo povus okazi en la jaro 2020: post la 21a de decembro 2020 rekte sekvus la 1a de januaro 2021: do, alivorte, la 1a de januaro 1n (n = nova). La Kristnaska tago povus okazi en la jaro 2020 escept-okaze en la 21a de decembro, sed de poste en la 25a de decembro, kiel nun.

Praktikaj avantaĝoj

Jen fine la avantaĝoj de tia kalendaro: ĉiu jaro kaj ĉiu sezono komenciĝus je lundo; la monatoj, sezonoj kaj duonjaroj estus preskaŭ same longaj; la nova kalendaro orientiĝus pli laŭ la astronomiaj faktoj kaj malpli laŭ arbitraj homaj reguloj; la nova kalendaro estus malpli eŭrope bazita ol la malnova; la 1a de majo, la tiel nomata „tago de la laboro”, estus neniam sabate aŭ dimanĉe (kio foje nun okazas), sed ĉiam ĵaŭde; kaj ĝi estus ĉiujare feritago; fine, la averaĝa daŭro de la jaro tiumaniere estus ĝuste 365,24219 tagoj.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsatmorto ankaŭ en evoluintaj landoj

En evoluintaj landoj abundas manĝaĵoj. Ili tiom abundas, ke tunoj estas ĉiutage forĵetataj. Tio tamen ne signifas, ke ĉiuj en riĉaj landoj estas for de malsatego. Male troveblas tiuj, kiuj suferas ankaŭ tie pro malsatego, kaj iuj eĉ mortas.

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, la nombro de mortintoj pro manko de manĝaĵoj jare plej grandas en Japanio kaj Usono – du el la ekonomie plej fortaj landoj en la mondo. Tamen nepras diri, ke la statistiko rilatis en 2000 al nur 22 landoj, en 2010 al 14 landoj. Multaj landoj, aparte evoluo-landoj, ne kolektas fidindajn statistikojn aŭ ilin priraportas.

Tamen ne dubeblas, ke ekzistas ankaŭ en riĉaj landoj mortoj pro malsatego. Post 2003 tiel mortis ĉiujare en Japanio meze 65 homoj.

Mezaĝuloj

Malgraŭ tio, ke laŭ la raportitaj statistikoj Japanio kaj Usono staras ĉekape de la ciferoj pri malsatmortoj, la situacio en la du landoj malsamas. Ekzemple en Japanio plej ofte malsatmortas mezaĝuloj, dum en Usono temas pri pli aĝaj homoj. Cetere en Japanio mortas ĉefe viroj; en Usono pli-malpli egale viroj kaj virinoj.

En Japanio ofte vivas maljunuloj kun familianoj aŭ en flegejoj: tial indikas la ciferoj, ke mortas pro malsato malpli da aĝaj homoj ol en Usono. Tamen kulpas ŝajne la sociala sekureco kaj sociaj normoj pro la malsatmorto de mezaĝaj japanoj.

Post la dua mondmilito ĝis la ekonomia malboniĝo fine de la 20a jarcento, la vivon de laboranto sekurigis longtempa (plejparte ĝis-emeritiĝa) dungado kaj laŭseksa roldivido en Japanio. Viroj dediĉis sin al sia laboro kaj al sia salajro-paganto, dum virinoj ilin hejme prizorgis.

Sekurigiloj

Tiel ekonomie kreskis Japanio. Sed lastatempe, la du sekurigiloj forfalis. Kompanioj ne plu garantias longtempan dungadon. Krome virinoj akiris rajtojn rilate laboron. Alia, pli moderna, vivsekuriga sistemo ankoraŭ ne aperis.

Aldone, en Japanio ekzistas socia normo, ke viro iĝas matura, nur gajninte stabilan laborkarieron. Senlaborulo, male, estas aĉulo. Tamen ankaŭ viro sen stabila laboro perdas prestiĝon kaj foje mense aŭ psikologie suferas. La maksimo, ke „viro estu fortulo”, malinstigas viktimojn de necerta labormerkato peti subtenon.

La lasta helpilo estas la sociala vivprotekta sistemo, per kiu loka instanco subtenas malriĉulon. Sed ĝuste pro sociaj normoj malbone funkcias la sociala helpilo. Viroj ĝin neglektas, sin sentante malmaturaj kaj malvirecaj, se ili sin turnus al ĝi.

Digno

Fojfoje oficistoj ĉe la koncernaj instancoj rifuzas helpi, memorigante pri la tradicia vira rolo en la japana socio. Tiel forturni helpo-petantojn kontraŭleĝas, kaj eĉ komisiono de Unuiĝintaj Nacioj admonis, ke Japanio traktu petantojn kun digno kaj samtempe simpligu la sistemon akiri helpon.

Resume, perdinte socialan sekurecon, japanaj viroj mezaĝaj trovas sin senhelpaj. Tiam ili riskas malsatmorti. Kompare kun evoluo-landoj Japanio havas panon sufiĉe abundan, kiun tamen ne ricevas ĉiuj civitanoj.

Malriĉeco kaŭzanta malsatmorton en lando kun multaj riĉuloj fariĝas grava problemo. Ĝi solveblas eventuale per plibonigoj de la sociala kaj socia sistemoj.

AZUMA Juki

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Azuma Juki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tramo-amo

For la tramoj! Ili estas eksmodaj veturiloj kaj baras la aŭtotrafikon! Tial en la 1960aj jaroj en multaj urboj estis anstataŭigitaj tramlinioj per buslinioj.

Sed, ho ve! Baldaŭ staris la laŭdataj busoj en trafikŝtopiĝoj kaj produktis venenajn gasojn. Do multloke la tramoj revenas.

Ekde tage 4000 pasaĝeroj tramlinio kaŭzas malpli da kurantaj kostoj ol buslinio. En tramo oni povas transporti pli da personoj ol en buso. Tramoj veturas ofte laŭ propraj koridoroj kaj ne estas malhelpataj de aŭtoj.

Arkeologoj

Aliflanke tramlinio estas malpli kosta ol subtera metrolinio. Se oni boras truegojn en la teron, povas sinki la grundakvo, tiel ke domoj malstabiliĝas. En kelkaj lokoj arkeologoj timas perdi kulturan heredaĵon kaj malpermesas boradon.

Mondskale en la jaro 1980 ekzistis 300 tramretoj. Nun funkcias jam 360 kaj planataj estas pliaj 100.

En Vieno eblas lui historian tramon de la asocio „Viena Tramomuzeo” kaj rondiri la urbon. La koncerna veturilo havas strangan historion. Ĝi estis konstruita en 1944 dum la dua mondomilito en la germana urbo Heidelberg. En 1946 ĝi venis al Vieno kaj tie deĵoris 20 jarojn. Nun ĝi estas „membro” de la tramomuzeo.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Greka recepto por aŭstra urbo

Vieno estas la due plej granda urbo en la germanlingvaj landoj post Berlino. Rekorda loĝantaro konstatiĝis en la jaro 1916: 2,24 milionoj da homoj. Rande de la tiel nomata fera kurteno, tamen, Vieno ŝrumpis ĝis 1,53 milionoj da loĝantoj en 1981. Ekde tiam Vieno kreskas kaj laŭprognoze havos 2,25 milionojn da loĝantoj en 2075.

Kreskas la urbo danke al enmigrantoj, kiuj venas ĉefe el la ŝtatoj de Eŭropa Unio (Germanio, Pollando, Rumanio, Hungario, Ĉeĥio, Kroatio). Ili venas ankaŭ el Serbio, Bosnio kaj Hercegovino, Turkio, Irano kaj lastatempe pli kaj pli el Sirio kaj Irako.

Lago

Sud-oriente de la urbocentro, ĉe iama flughaveno, estas konstruata nova urbo, Seestadt [seŝtad]. La nomo signifas lago-urbo, kaj jam videblas artefarita lago. Estontece, tamen, novaj loĝejoj estos konstruataj en la urbo mem, ekzemple sur la areo de iamaj stacidomoj aŭ sub la tegmentoj de malnovaj domoj.

Nur esceptokaze estas permesitaj tre altaj domoj, kiel la Justica Centro en la tria distrikto, ĉar Vieno estas protektata kiel kultura heredaĵo. Alia problemo rilatas al la kosto de parceloj por konstrui novajn domojn kaj la kreskanta prezo de energio, kiun konsumas la konstru-industrio.

Trafikiloj

Tial la grekdevena vicurbestrino Maria Vassilakou [vasilaku] de la Verda Partio prezentis la koncepton pri t.n. „smart city”, t.e. inteligenta, konscia, viglamensa urbo. Urbo tia estu energiŝpara, efika, sociala, pura, agrabla kun bonaj infrastrukturo kaj publikaj trafikiloj. Ĝi ŝpare uzu resursojn, evoluigu novajn teknologiojn kaj kreu etoson, kie la vivo estas altkvalita kaj sociale ekvilibrigata.

Jam estas faritaj la unuaj paŝoj. Ekzemple eblas lui biciklon aŭ aŭton: postmende la dezirata veturilo staras proksime al la loĝejo. Al laŭokaza kondukanto tio ŝparas monon (kaj al la urbo parklokojn).

Cetere en kelkaj distriktoj de Vieno tiuj, kiuj loĝas ekster la urbo, ne rajtas parki sian aŭton. Tiuj nun emas uzi publikajn trafikilojn, nun ofte plenplenajn. Rezulte estas konstruota nova metrolinio U5 kaj pliaj bus- kaj tram-linioj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Festo festata

En 2010 Serbio ratifis la konvencion pri nemateria kultura heredaĵo de la homaro aŭspiciatan de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko).

La konvencio rilatas al kultura heredaĵo. Tio povas inkluzivi lingvajn, artajn, sociajn kaj aliajn tradiciojn, kiuj i.a. helpas formi kaj identigi difinitan grupon. La konvencio rilatas ankaŭ al kultura diverseco kaj al la homa kreemo.

Dum la naŭa kunveno de la internacia komitato por apliki la konvencion, okazinta en Parizo fine de 2014, estis decidite, ke la serba familia festo estu registrita kiel kultura heredaĵo. Tio sekvis proponon de la etnografia muzeo en Beogrado.

Kredas

La familia festo konsistas el diversaj ritoj kaj sociaj devoj, per kiuj oni celebras la familian sanktulo-patronon. Oni kredas, ke tiu gardos la familion kaj ĝin prosperigos.

Tamen la festo estas ne nur familia. Ĝin festas ankaŭ komunumoj, urboj kaj firmaoj, dum aliaj eventoj okazas por anoj de diversaj okupoj (kuracistoj, maristoj, metiistoj, ktp).

Bruligas

Dum la festotago oni preĝas, bruligas apartan kandelon, kaj tranĉas specialan panon. Kelkaj familioj portas la panon al preĝejo. La tago daŭras per tagmanĝo konsistanta el viando (porkidaĵo, ŝafidaĵo) aŭ fiŝo.

La serboj tiel esprimas sian identecon, ne nur en sia familio, sed ankaŭ en sia komunumo kaj sia etno. Inter la familiaj festoj estas tiuj de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo (12an de julio), Krucfestotago (27an de septembro), Demetrio (8an de novembro) kaj Sankta Nikolao (19a de decembro).

Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nuda naturo, nudaj korpoj

En 2012 ekestis la deka nacia parko de Francio. La Nacia Parko de la Provencaj Fjordetoj (france Parc National des Calanques) estas kreita post pli ol jardeko da laboro fare de aktivuloj, kiel la Marsejlaj Ekskursantoj (france Les Excursionnistes Marseillais).

Ĝi estas la unua nacia parko en Eŭropo, kiu ĉirkaŭas grandan urbon (Marsejlo) kaj enhavas kaj teran kaj maran partojn – pli ol 8300 hektarojn sur tero kaj 43 500 hektarojn en la maro.

Unu el la ŝatokupoj praktikataj en la parko estas naturismo, aŭ nudismo. Necesis vigle defendi ĉi tiun vivmanieron dum la planado de la parko, por ke la estroj ĝin akceptu.

Ĉarto

Tamen la valoroj, kiuj difinas la fjordetojn de la parko (libereco, trankvilo, mensa eskapo kaj bonstato), bone akordiĝas kun tiuj de naturismo. Nun naturismo estas nomata en la parka ĉarto kiel unu el la historiaj aktivaĵoj, tie ĝuata dum pli ol unu jarcento.

Naturismo en Marsejlo komenciĝis en 1907 per malgrandaj izolitaj grupoj. En 1928 oni fondis la asocion Provencaj Naturistoj (france Les Naturistes de Provence, kiu ekzistis ĝis 2001. Impeton donis Joseph Poucel [ĵozéf pusél], ano de la Marsejlaj Ekskursantoj, kiu emfazis la sanigajn efikojn de nudeco en suna kaj mara medio.

Tukoj

Antaŭ ol la regiono fariĝis populara, piediris tra la sovaĝejoj de la nuna parko naturistoj, kiuj kunportis malgrandajn tukojn por sin kovri okaze de renkontiĝoj kun aliaj turistoj. Multnombraj vizitantoj al la fjordetoj kaŭzis pogradan malaperon de la nuda piedirado.

Sed ekde 2000 kelkaj fervoruloj ŝatantaj liberecon rekomencis nude piediri. Ili zorge elektis lokojn kaj horojn por ne ĝeni aliajn. En 2011 estis fondita nova naturista asocio, kiu nun havas 200 membrojn. Flegataj estas nudpiedirado kaj restado en naturistaj centroj por malkovri la regionon kaj ties flaŭron kaj faŭnon.

Thierry SPANJAARD kaj Bruno SAUREZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Spanjaard kaj Bruno Saurez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tro lacaj por seksumi

Maljuniĝo kaj manko de infanoj: jen du el la plej gravaj problemoj en Japanio. En 2013 la averaĝa naskokvoto, do la nombro de beboj, kiujn virino naskas en sia vivo, estis 1,41. Tial la nombro de mortintoj superis tiun de novnaskitoj. En 2008 la japana loĝantaro pintiĝis ĉe 128 milionoj kaj poste falis.

La registaro provis diversajn taktikojn por instigi geedzecon kaj kreadon de junaj familioj. La situacio ne pliboniĝis.

Stagnado

Kulpas ekonomia stagnado, ĉar mankas al gejunuloj stabila laboro kaj ili malemas riski geedziĝon kaj la financan ŝarĝon de infanoj. Aldone, la japanoj apartenas al unu el la plej neseksumemaj popoloj de la mondo.

Enketoj faritaj en 2011 de la brita kondomo-firmao Durex indikas, ke la japanoj okupas la lastan lokon el 37 landoj pri ofteco de seksumado. Nur 28 % de la popolo seksumis pli ol unu fojon semajne, kontraste ekzemple kun paroj en Kolombio (89 %) aŭ Rusio (88 %).

Dum multaj jaroj okupis la unuan lokon Grekio, sed nun pro ekonomiaj malfaciloj la elcentaĵo falis lastatempe ĝis 80 %.

Laceco

La trovitaĵoj de la Durex-enketo speguliĝas en aliaj esploroj faritaj en 2014 de la asocio pri familia planado en Tokio. Ili montras, ke 44,6 % de la geedzoj ne seksumis dum unu monato aŭ pli. Antaŭ 10 jaroj temis pri 31,9 %. Kulpas, laŭ la esploristoj, „laceco pro laboro, ĝeno, aŭ enuo”.

Ne ĉiam tielis. Historie, japanoj relative sentabue seksumis. Laŭ mito pri la origino de la lando, skribita en ĉirkaŭ la jaro 700 de la komuna erao, la japanan insularon kreis seksumantaj gedioj. Kaj en la plurkoloraj desegnaĵoj, la ukijoj, de la Edo-epoko (1600-1868), artistoj sentabue desegnis liberan kaj senbridan seksan vivon.

Ĝenerale la homa sinteno pri seksumado radikas en la kulturo de la lando. Lastatempe, tamen, la ekonomia situacio pli kaj pli efikas sur la seksan konduton.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Armeaj pilotoj arestitaj

Kiam kraŝis en suda Hispanio helikoptero pilotita de albana armea majoro, la polico trovis en la vrako tunon da kanabo. Respondecis, laŭ la instancoj, bando gvidata de albanoj, kiuj regas la narkotaĵo-trafikon el Maroko.

La polico militista en Albanio arestis du aliajn pilotojn. Opoziciaj partioj tuj akuzis la socialisman registaron pri komplico en narkotaĵo-komerco, uzanta armeajn rimedojn.

Por la eŭropa merkato Maroko fariĝis lastatempe granda mariĥuano-rikoltejo. Krome gravas Hispanio kiel kondukilo por enporti narkotaĵojn el norda Afriko.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Denove elmigrado

Ekde septembro pasintjara ĉirkaŭ 40 000 homoj elmigris el Kosovo. La elmigrado sekvas tiun de la jaroj 1998-1999 rezulte de la milito kaj serba terorismo. Tamen tiam, kiam aperis en Kosovo trupoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), revenis ĉirkaŭ 95 % de la elmigrintoj. Ili volis krei prosperan, pacan vivon en sia patrujo.

Seniluziiĝo

Nun, tamen, 16 jarojn poste, kosovanoj seniluziiĝas. Kulpas parte ekonomiaj kialoj. Privatigo de iamaj ŝtataj entreprenoj riĉigis manplenon da homoj kaj senlaborigis dekmilojn da aliaj.

Alia faktoro estas la daŭra izoleco de la lando. Kosovanoj rajtas libere moviĝi nur al kvar najbaraj landoj. Pro tio opinisondoj montras, ke la optimismo pri eŭropa estonteco draste falis (de 95 % antaŭ kelkaj jaroj ĝis 45 % ĉe la novjaro 2015 kaj ĝis 5 % du monatojn poste).

Rolon ludas ankaŭ la konduto senskrupula de politikaj partioj. Ekzemple, en 2014 la lando restis ses monatojn sen parlamento, ĉar la partioj volis ŝtatpotencon nur por si mem. Homoj senpacienciĝis, atendante pli bonan vivon en sia lando malgranda.

Mafianoj

Enplektita en la elmigrado estas kredeble la serba registaro. Por malstabiligi Kosovon kaj por montri, ke la tieaj albanoj ne kompetentas pri memregado, serboj kunlaboras kun mafianoj. Ili veturigas kosovanojn ĝis Subotica, apud la hungara landlimo, kaj ilin kontraŭleĝe transirigas al Hungario.

De tie la elmigrintoj provas atingi aliajn eŭropajn landojn. Laŭdire ili elspezis ĉirkaŭ 45 milionojn da eŭroj por bus- kaj trajn-biletoj kaj por ŝmiri la manojn de mafianoj. Tamen multaj restas tendare en Hungario, ankaŭ Aŭstrio, en malfavoraj kondiĉoj, atendante azilon, kiun ili verŝajne ne akiros.

Plejparte ili estos hejmen revenigitaj. Intertempe la parlamento en Kosovo provas enkonduki leĝojn por haltigi tian elmigradon.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Per blasfemo laŭdi Dion

Responde al la artikolo Ĉu savi la kristanan okcidenton? (MONATO 2015/02, p. 7) la jenon. En la munkena Eine-Welt-Haus (unumonda domo) okazis prelego pri la rolo de islamanoj en la okcidenta medio. La folioj disdonitaj laŭsence enhavis la jenon: „La islamanoj, kiuj vivas en relative mizeraj kondiĉoj en la urboj kaj kiuj ne plu toleras la detruadon de la islamaj kulturaj valoroj fare de l' okcidento, precipe de Usono, nun komencas defendi sin. Laŭ la klasika malamika bildo Usono nun proklamas kontraŭbaton por detrui tiun fikulturon kaj tiel sekurigi la bonajn, raciemajn okcidentulojn.”

Kiel ajn tordita tio ĉi aspektas, estas certe malfacile ĝuste kaj juste prijuĝi. Almenaŭ estas direbla la jeno. La komenco kaj la fino de la korano estas: Bismi'llahi'rrahmani'rrahim, laŭdon al Alaho, la kompatema, la indulgema. Sed ĉu ne estas blasfemo laŭdi Dion pro lia kompatemo kaj indulgemo, se oni mem faras sin senindulga juĝisto kaj ekzekutanto? En la biblio dume oni legas: „Al mi estas la venĝo, diras la Sinjoro”, do ne al homoj! Kaj due ne estas necese en demokratio regi per fera mano.

Frieder WEIGOLD
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Frieder Weigold el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Etiko kaj politiko: ĉu eblas?

Verŝajne pravas Platono. Tiuj, kiuj serĉas povon, malsanas. Do ni donu povon al tiuj, kiuj ĝin ne deziras. Bedaŭrinde tio estas ne tre praktika propono. Tamen nuntempe necesas politikistoj – kaj politiko – radikiĝintaj en etiko. Tiel eblos pense kaj age solvi problemojn.

Certe la ekzemplo de Dominique Strauss-Kahn pravigas la tezon de Platono. Strauss-Kahn, konata kiel DSK, estas franca socialista politikisto kaj iama direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF). En 2012 li povus, laŭ opinio-sondaĵoj, fariĝi la nova prezidanto de Francio.

Tamen en 2011 ĉambristino en novjorka hotelo akuzis lin pri seksperforto. Arestite, DSK rezignis sian IMF-postenon. La jurproceso en Usono poste kolapsis. Nun DSK aperas antaŭ procesejo en Lillo, Francio, akuzita denove pri seksatencoj.

Orgioj

Jam de pluraj jaroj, kaj ĝis 2011, okazis ĉirkaŭ DSK en Lillo, Parizo kaj aliloke orgioj, en kiuj la virinoj estis fakte prostituitinoj. La nuna proceso celas malkovri, ĉu DSK partoprenis en orgioj organizitaj de aliaj, kaj do ne sciis, ke temas pri virinoj pagitaj, aŭ ĉu la eventojn li kunorganizis. Nepras do scii, ĉu DSK kredis, ke la virinoj libere kaj senpage konsentis esti uzataj kiel objektoj.

Klare tamen estas, laŭ telefon-mesaĝoj, ke DSK malrespektis virinojn. Li parolis, kvazaŭ la virinoj estus aĵoj, menciante „novan liveradon”. Cetere, kiam li rimarkis, ke liaj agoj vundas kaj dolorigas, li ne ĉesis.

Demokratioj

Leviĝas la demando, kiel homoj perfortaj kaj senrespektaj povas en t.n. „maturaj demokratioj” fariĝi politikistoj prosperplenaj. Nepras konsideri, kiel tion ŝanĝi.

Provas defendi sin DSK, dirante, ke li estas voluptulo (libertin en la franca) kaj ankaŭ la virinoj. Evidente, se homoj interkonsente volas tiel vivi, ili plene rajtas. Sed okaze de DSK ne temis pri volupto. Temis pri povo, kiun li aplikis por ekspluati malpli fortajn homojn.

Prostituitinoj aŭ ne, li etike ne tiel agu. DSK estas perversulo, kiu ŝatis mise kaj fie uzi sian povon – kaj al ĝuste tiu ĉi homo la franca popolo verŝajne donus en 2012 la plej altan povon en la lando, la prezidantecon.

Kompaso

Kelkaj francoj tamen opinias, ke la konduto de DSK estas privata afero, ke oni povas ĝui orgiojn, eĉ dume perforti, kaj samtempe esti bona politikisto aŭ prezidanto. Sed viro, kiu povas tiel trakti virinojn, ne direktas sin laŭ sufiĉe etika kompaso por regi ŝtaton. Ĉu ne prezidanto protektu ĉiujn, inkluzive virinojn?

Evidente, DSK ne estas la sola, ĉu en, ĉu ekster Francio, kiu tiel ordigas sian vivon. La nuna franca prezidanto, François Hollande [fransŭá olánd], perfidis sian vivkunulinon: ankaŭ li perdis sian legitimecon, ekspluatante la povon, kiun li ĝuas, eĉ se, memkompreneble, la malbono en la du aferoj ne same grandas.

Verdire etiko estas ĉio. Aparte en nunaj tempoj estas bezonata politiko etika, politikistoj etikaj. Eble jam temp' está por pliesplori la tezon de Platono.

Emmanuel WALD
korespondanto de MONATO en Strasburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Emmanuel Wald el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pensoj pensiaj

Lastatempe mia edzino, 47-jaraĝa, kiel aliaj similaĝaj ĉinaj virinoj, maltrankviliĝas. La kialo: ĉinaj komunikiloj publikigas artikolojn rilate reformadon de la emerita sistemo.

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la 1an an de oktobro 1949, la registaro tuj ellaboris emeritan sistemon tre favoran al laboristinoj. Viroj emeritiĝis en la aĝo de 60, virinoj en la aĝo de 50.

Kamparanoj

Antaŭe en Ĉinio nur urbanoj, kiuj laboris en ŝtataj aŭ kolektivaj entreprenoj aŭ en la registaro, ricevis pension post emeritiĝo. Kamparanoj devis labori, ĝis ili ne plu kapablis. Mia patro estis kamparano kaj laboris ĝis sia morto en la aĝo de 78 jaroj. Li neniam havis pension.

Mi ne scias, kial post 1949 la registaro tiel avantaĝe traktis virinojn. Tamen mi bone memoras, ke la ŝtato volis grandigi la loĝantaron. Pro tio al virinoj estas taskite naski infanojn kaj frue emeritiĝi por ilin prizorgi.

Paroj

Sed aferoj ŝanĝiĝas. Antaŭ pli ol 30 jaroj, rimarkinte la rapidan kreskadon de la loĝantaro, la registaro enkondukis novan, naskiĝliman politikon. Paroj rajtis enmondigi nur unu infanon. Rezulte, mi havas nur unu filinon, kaj mia frato nur unu filon.

Nun reprezentantoj de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso proponas al la registaro altigi la pensiuliĝo-aĝon de virinoj. Ili diras, ke eĉ 60-jaraĝa virino estas ankoraŭ forta kaj ankaŭ sperta en sia profesia laboro.

La registaro emas akcepti la argumentojn de la kongreso, sed ordinaraj laboristinoj, inkluzive de mia edzino, kontraŭas. Ili timas, ke ili devos pli longe labori.

XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nedeca ĉikanado

„Blindulo kartojn ludi ne devas”, diris nia bona Zamĉjo. Kiu ne komprenas la plej esencajn tezojn de iu religio, ties opinio ne povas esti tute fidebla. Por kristanoj la rubkamiona pereigo de homoj ne signifas Dian neglekton (permesu la majusklan skribon, ja temas ne pri unu el la dioj, sed pri Dio, kiu estas unusola, kaj tial Li havas majusklan propran nomon).

Dio donis liberan volon al la homoj (alie ili ja ne havus respondecon), por ke ili mem formu bone aŭ mise sian kaj aliulajn sortojn. Li gvidas la homojn ne per hundrimeno. Kaj la Dia lumo en la plej malluma katastrofo signifas la kredon kaj esperon de la kristanoj vivi transmonde en eterna amo. Kiu ne komprenas ĉi tiujn kernaĵojn de la religio, tiu ne scipovas juĝi ĝuste.

Kredo je Dio/dioj estas profunda sento, ĉikani iujn pro tiaj profundaj sentoj (MONATO 2015/03, p. 5) estas nedece kaj nelaŭcele, ja ne temas pri io racia, science kaptebla kaj diskutebla, do priargumentebla.

Jozefo HORVATH
Hungario

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Horvath el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ridante survoje al la banko

Dominis la amaskomunikilojn meze de februaro la fakto, kiel svisa filio de HSBC, la dua plej granda banko en la mondo kun sidejo en Londono, helpas al riĉegaj klientoj eviti impostojn kaj fraŭdi landajn registarojn.

En Britio la gazetaro, almenaŭ ĝiaj plej seriozaj reprezentantoj (kiuj kun i.a. francaj kaj usonaj publikaĵoj helpis malkaŝi la skandalon), dum pluraj tagoj plenis de priaj raportoj. Same, ne eblis eskapi radio- kaj televidajn intervjuojn kun politikistoj, impostistoj kaj aliaj fakuloj.

Do imagu, kiom mi surpriziĝis, ja ŝokiĝis, kiam mi starigis simplan demandon al studentoj pri ĵurnalismo. „Kio,” mi volis scii, cele al debato pri aspektoj de la afero, „estas aktuale la plej signifa novaĵero?”

Silento. Iu, heziteme, proponas trafikakcidenton, en kiu mortis knabineto, kiam senbremsa ŝarĝaŭto ruliĝis malsupren laŭ kruta deklivo. Ne, mi diras. Io mondskale pli grava.

Fruntoj sulkiĝintaj. Leviĝas voĉeto, kun nomo de rokmuzikisto (pri kiu mi ne aŭdis) enplektita en seksafero. Ne, ne. Tute ne, do ... Ha! ekkrias alia. Islama Ŝtato, sendube Islama Ŝtato. Trian fojon mi neas, dirante, ke jes, gravas IS, kiu neniam tro foras de la paĝoj de niaj gazetoj, sed ĉi-fojon ne.

Kaj do mi helpas. La literojn HSBC mi flustras. La studentoj rigardas unu la alian, ĝis unu komencas: „HSBC ... nu, jes, banko ... ĉu ne ... io pri kontoj ... eble en Svislando ... mi ne certas ...”. Nu, fine ...

Prijuĝu la anekdoton, kiel vi volas. Hodiaŭaj studentoj estas idiotoj (nevere); studentoj pri ĵurnalismo ne legas seriozajn gazetojn (parte vere); la koncerna universitato devas esti triaranga (nu, Kembriĝo aŭ Oksfordo ĝi ne estas), ktp.

Frapis min tamen la jeno: la reago, aŭ nereago, de relative inteligentaj gejunuloj estas ĝuste tio, kion celas la brita konservativa registaro, kiu ja sciis antaŭ kelkaj jaroj pri la banka skandalo, sed neniel intervenis. Male, la registaro nun kulpigas la antaŭan laboristan registaron, pretendante, ke estas tiu, kiu ŝanĝis la leĝaron por permesi, ke bankoj agu sendepende de ministra superrigardo.

Kaj estas la sama konservativa registaro, kiu okazigis en la semajno, kiam estis anoncita la banko-skandalo, riĉegulan balon, kiu rikoltis por la partio milionojn da pundoj. Evidente registaro tia ne procesos kontraŭ tiuj, kiuj posedas eksterlandajn svisajn kontojn, kaj kiuj malavare subtenas la partion.

Pro tio estas 300 impostistoj en Britio, kiuj okupiĝas – teorie – pri la 70 miliardoj da eksterlandaj pundoj ŝuldataj de eguloj al la fisko, dum pli ol 3000 aliaj postĉasas la etulojn, kiuj ne disponas pri svisaj kontoj kaj ŝuldas „nur” 1,2 miliardojn.

Cetere la imposto-leĝaro en Britio kovras 17 000 paĝojn (en Honkongo, laŭdire unu el la plej efikaj fisko-reĝimoj en la mondo, nur 276). Tial, atentigis impostisto, facilas trompi la fiskon, ĉar la dekstra mano ne scias, kion faras la maldekstra.

Sed ankaŭ miaj studentoj, reprezentantoj de la popolo mem, ne scias, ne interesiĝas. Ili havas siajn panon kaj cirkojn, siajn futballudojn, muzikon, alkoholon, fejsbukon, jare du semajnojn da suno en Hispanio ktp. Ili kontentas ... do kial maldormi pro komplikaj, tedaj financaj aferoj en fora Svislando?

Tiel la registaro, kaj la konservativa partio, kiu dum la t.n. nigra-blanka balo eĉ aŭkciis butikumado-sesion kun la ministrino pri internaj aferoj (kaj aliajn sesiojn kun aliaj ministroj), ridas – kiel oni diras en la angla, kiam oni pergajnis monon sen granda peno – survoje al la banko. Ĉi-fojon (kaj dubindas, ĉu multo ŝanĝiĝos) al svisa banko.

Paul GUBBINS
Ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bani kun krokodiloj

En Aŭstralio vivas du krokodilaj specioj: la dolĉakva kaj la marakva krokodilo.

Dolĉakvaj krokodiloj (Crocodylus johnstoni) mezuras malpli ol tri metrojn kaj normale pezas nur 70 kilogramojn. Ili vivas en riveroj kaj riveretoj en la norda parto de Aŭstralio (Kvinslando, Norda Teritorio kaj Okcidenta Aŭstralio). Ilia kutima dieto konsistas el fiŝoj, birdoj, ranoj kaj malgrandaj mamuloj.

Ili estas sendanĝeraj al homoj, kaj oni ofte vidas naĝantojn en riveroj, kie surborde sunbaniĝas dolĉakvaj krokodiloj. Tamen oni devas sin gardi, ĉar fojfoje dolĉakvaj kaj mortigemaj marakvaj krokodiloj kunekzistas en estuaroj. La dolĉakvaj krokodiloj mordas homojn, kiam ili estas timigataj. Iliaj dentoj surhavas malagrablajn bakteriojn, kaj vundo ofte infektiĝas. Estas saĝe lasi ilin trankvilaj kaj ilin ne tuŝi.

Marakvaj krokodiloj

La marakva krokodilo (Crocodylus porosus) estas la plej granda reptilio de la tero post la estingiĝo de la dinosaŭroj. La plej grandaj vir-krokodiloj mezuras preskaŭ sep metrojn kaj pezas du tunojn. Ili vivas tipe 70 jarojn, sed kelkaj povas aĝi eĉ pli ol 100 jarojn.

Krom en Aŭstralio ili troviĝas ankaŭ en suda Barato, Srilanko, Papuo-Nov-Gvineo kaj Timoro. Ili povas vivi kaj en tropika marakvo kaj en tropikaj dolĉakvaj riveroj proksimaj al la maro. Ili kapablas naĝi kelkcent kilometrojn en la maro kaj fojfoje aperis eĉ en Nov-Kaledonio kaj Fiĝio.

Turistoj

Ili ĉasas grandajn bestojn kaj fojfoje mortigas homojn, kiuj naĝas en iliaj akvoj. En Aŭstralio unu aŭ du personoj mortas jare, atakite de marakva krokodilo. Kompare, pli ol 1000 personoj mortas jare pro aŭto-akcidentoj. Tiuj krokodiloj povas salti kaj movi ege rapide dum mallongaj momentoj, longdistance ili malrapidas. Kie troviĝas marakvaj krokodiloj, turistoj ofte vidas avertilojn pri la danĝero naĝi. Se homoj ne enakviĝas kaj ne promenas riverborde, atako kutime ne okazas.

Ekzistas krokodilaj bredejoj, kie oni profitas ĉefe de la haŭto por krei saketojn, valizetojn, ŝuojn kaj aliajn vestaĵojn. La viandon oni manĝas en restoracioj. Multaj turistoj iras al krokodilaj parkoj por admiri tiujn „prahistoriajn” estaĵojn. En la Norda Teritorio de Aŭstralio turistoj povas observi ilin en la Nacia Parko Kakadu. En la rivero Adelaide oni povas rigardi desur ŝipo saltantajn krokodilojn. En la plej nova Krokodila Parko de Darvino oni eĉ povas bani kun ili.

Ŝandor MONOSTORI
Korespondanto de MONATO en Aŭstralio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ŝandor Monostori el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekonomiaj rilatoj

Kun vera intereso mi legis la artikolon kun la titolo Sekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj de Isikawa Takasi (MONATO 2015/03, p. 21-22). Bone verkita artikolo kaj mi gratulas al la aŭtoro pro la faka historia enhavo.

Tamen mi persone ne povas konsenti kun la frazo de la aŭtoro, laŭ kiu en 1620 „Diplomatiaj rilatoj estis limigitaj al Ĉinio kaj Nederlando” (p. 21). Diplomatiaj rilatoj postulas ambasadorejojn kaj laŭ la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961) la ĉefo de la diplomatia misio devas havi interkonsenton de la gastiganta ŝtato. En 1620, Japanio, Ĉinio kaj Nederlando havis nek ambasadorejojn, nek ambasadorojn laŭ la senco de la Konvencio de Vieno.

Rilatoj inter Japanio kaj Nederlando datiĝas de 1603, kiam la unuaj formalaj komercaj rilatoj estas establitaj. En 1637 la ribelo de kristanaj japanoj kontraŭ la reĝimo Tokugawa estis subpremita ankaŭ kun la helpo de Nederlando. Ĉiuj kristanaj nacioj, kiuj helpis la ribelulojn, estis forpelitaj el Japanio. Restis nur Nederlando kaj Ĉinio, kiuj povis komerci kaj havi ligimitajn ekonomiajn kontaktojn kun Japanio. Ilia statuso fakte daŭris pli ol du jarcentojn, de 1641 ĝis 1853.

Pro historiaj kaŭzoj mi povas konsenti en la artikolo nur kun korektita frazo, ke „Komercaj kaj ekonomiaj rilatoj estis limigitaj al Ĉinio kaj Nederlando.”

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unu regulo por riĉuloj, dua regulo por malriĉuloj

Kiom da mono jare ricevu deputito en nacia parlamento? En Britio, deputito ricevas ĉirkaŭ 2,75-oble la mezan salajron. Tamen por kelkaj parlamentanoj tio ne sufiĉas.

Lastatempe iama ministro pri defendado, poste eksterlandaj aferoj, Kavaliro Malcolm Rifkind [malkom rifkend], anoncis, ke li ne kandidatiĝos en ĉi-printempaj naciaj elektoj kaj forlasos la parlamenton.

Kial? Rifkind estis kaŝe filmata, promesante kontraŭ pago malfermigi parlamentajn pordojn al privataj kompanioj, por ke tiuj profitu de rekta aliro al ministroj kaj aliaj altrangaj funkciuloj. Defendis sin Rifkind, dirante, ke ne eblas vivteni sin per jara salajro de 67 000 britaj pundoj (ĉ. 92 000 eŭroj), kaj ke necesas alimaniere enspezi.

Nu, du jarojn antaŭe, en 2013, kolego de Rifkind, la ministro pri socia sekureco, Ian Duncan Smith [ien dankan smif], taskata i.a. malaltigi publikajn elspezojn, asertis, ke li (do ajna civitano) povus semajne vivteni sin per 53 britaj pundoj (ĉ. 73 eŭroj), do jare per 2750 pundoj (ĉ. 3800 eŭroj).

Kia kontrasto. Unu, nun eksa ministro, kredas jare 92 000 eŭrojn neniel sufiĉaj; dua, ankoraŭ ministro, opinias 3800 eŭrojn plene adekvataj por ordinarulo. Apenaŭ ekzistas ekzemplo pli okulfrapa por reliefigi sociajn diferencojn ne nur en Britio sed ankaŭ, verŝajne, en ĉiu t.n. evoluinta lando, por ne mencii la oscedantan abismon inter havuloj kaj senhavuloj.

Tamen la afero surtabligas aliajn demandojn. Rifkind ne estas la sola deputito, kiu suplementas apenaŭ mizeran salajron per kroma laboro. Multaj, fakte, profitas de plusaj kaj alte rekompencataj postenoj, ofte kiel direktoroj de bankoj aŭ aliaj grandaj entreprenoj. Por kelkaj, sendube, parlamenta salajro signifas nuran poŝmonon.

Parlamentanoj sin defendas, dirante, ke necesas akiri spertojn (pri salajroj kaj honorarioj ili silentas) pri la eksterpolitika mondo. Vidpunkto certe pravigebla, tamen malmultas la deputitoj, kiuj en liberaj horoj malpurigas la manojn en fabrikoj, prizonoj, lernejoj aŭ hospitaloj. Eblas argumenti, ke direktorumi bezonas verŝajne nur unu posttagmezon monate, kio nur minimume konfliktos kun parlamenta horaro. Aliflanke, instruistoj, flegistoj kaj multaj, multaj aliaj kun „ordinaraj” postenoj ne povas tiel facile sin forpermesi por obligi siajn apenaŭ malavarajn salajrojn.

Leviĝas aparta problemo, kiam deputito okupas duan plentempan postenon. La londona urbestro, Boris Johnson [boris ĝonsen], kandidatiĝas en venontaj naciaj elektoj por fariĝi parlamenta deputito. Verŝajne li estos elektita, sed li anoncis, ke li ne rezignos pri sia urbestra mandato, kiu validos ĝis unu jaron post la elektoj.

Tiel li insultos kaj tiujn, kiuj elektis lin urbestro, kaj tiujn, kiuj elektos lin deputito. Johnson mesaĝas, ke ambaŭ postenoj estas efektive nur duontempaj, ke eblas plenumi samtempe du rolojn. Do ĉu efektive deputiti aŭ urbestri estas ja nur duontempa tasko? Se jes, Johnson ricevu nur duontempajn salajrojn. Simile tiuj, kiuj nur partatempe deputitas, kiuj dum parlamentaj horoj direktoras, ricevu nur partatempajn parlamentajn enspezojn.

Klare, ne ĉiuj deputitoj tiel arogante traktas la popolon kiel Rifkind, Johnson, kaj aliaj. Multaj honeste, diligente kaj pli ol plentempe laboras. Tamen la publiko, pli kaj pli konscia pri la abismo inter regantoj kaj regatoj, ekpostulas, ke deputitoj havu unusolan laboron, nome parlamentan, kaj ke ili servu ekskluzive homojn en sia elektodistrikto.

Almenaŭ unu partio promesis limigi eksterparlamentan laboron. Ĉu la promeso realiĝos, estas alia demando. Intertempe ju pli la publiko ekscias pri partatempa, kroma laboro, des pli ĝi koleras. Lastatempe la BBC-ĉefo, Rona Fairhead [rona féahed], agnoskis, ke ŝi ricevas jare duonmilionon da pundoj (aldone al BBC-salajro) kiel direktoro de la banko HSBC.

Kiam oni demandis Fairhead, ĉu ŝi scias, ke la banko per sekretaj svisaj kontoj permesis, ke riĉuloj evitu impostopagadon, ŝi nee skuis la kapon. Kulpas, ŝi diris, subuloj.

Imagu ... duonmiliono da pundoj, direktoreco, kaj nenion scii. Nu, jen enviinda laboro.

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La Chaux-de-Fonds

En la artikolon pri La Chaux-de-Fonds (MONATO, marto 2015/3, p. 8) enŝoviĝis eraro pri la akvofluo en kaj el la urbo. La frazo tekstu: Tiu ĵurasa urbo akiras sian akvon el la rejna baseno, el la rivero Areuse apud Neuchâtel kaj pumpas ĝin el 400 m al 1000 m. Ĝi sendas sian akvon al Mediteraneo tra Doubs, Saône kaj Rhône/Rodano.

Mireille GROSJEAN
Svislando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Speciale nomumita

Eksa slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj estas nomumita speciala sendito al Irako. Ján Kubiš [jan kubiŝ] anstataŭos la bulgaran diplomaton Nikolaj Mladenov, laŭ anonco de Ban Ki-mun, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), en februaro.

Kubiš, 62-jaraĝa, karierdiplomato, okupis oficojn kiel ĉefo de la Ekonomia Komisiono por Eŭropo en Ĝenevo, de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en Vieno, kaj laste servis kiel speciala sendito de UN en Afganio.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Palatinata rokolando

Plej sud-okcidente de la federacia lando Rejnlando-Palatinato etendiĝas la vasta palatinata arbaro. Ĝia plej randa parto – tuj ĉe la franca-alzaca landlimo kaj tuj apud la rejna ebenaĵo – allogas turistojn per la slogano „Palatinata rokolando”. Kvankam la pejzaĝo tute ne estas alpeca kaj la alteco kun 200 ĝis 500 metroj super la marnivelo modesta, la varbonomo prave karakterizas la regionon kaj altiras ĉiam pli da vizitantoj.

El la arbaro de la mezmontaro punktece riveliĝas ĉiuformaj rokaĵoj, kreitaj el la erozio de sabloŝtonaj tavoloj. Aparte la montokrestoj kaj apudriveretaj deklivoj seniĝis je arboj kaj prezentas imponajn murojn, fojfoje 70 metrojn altajn. Danĝeraj en la pasinteco, la popolo kreis pri ili rakontojn kaj fabelojn. Jam la nomoj de kelkaj ŝtonformaĵoj multon esprimas: Drakoroko, Sorĉistina fungo, Saltejo de virgulino, Tablo de la Diablo. La miriga formo de tiu ĉi lasta servas kiel emblemo de la tuta regiono. Ĝi atingis dufoje poŝtmarkan honoron. Aktuale multaj migremuloj kaj grimpantoj uzas la rokejojn por milda aŭ ekstrema sportado.

Ruinoj

Kelkfoje rekte apudas grimporokoj kaj kastelaj ruinoj. Ankoraŭ en kaduka stato – aŭ eĉ renovigitaj – ili memorigas pasintecajn aventurojn kaj historian gloron. La fama kastelo Trifels (trirokaĵo) dumtempe gardis la insignojn de la mezepoka germana imperio. Aŭ tuta ĉeno da iamaj fortikaĵoj provis gardi la regnon kontraŭ francaj invadoj. De apenaŭ rekoneblaj restaĵoj en la arbaro ĝis muzeaj reinstalaĵoj, ĉiuj lokoj estas libere aŭ postpage alireblaj.

Kulturo

Al la naturaj riĉaĵoj aldoniĝas ankaŭ multaj kulturaj. Ekzistas muzeoj pri la regiona vivmaniero, pri la metioj, pri la religio, pri la mediprotektado. Abundas artaj ekspozicioj. Lokaj artistoj malfermas siajn atelierojn. Renomaj koncertserioj estas proponataj en preĝejoj. Tamen ankaŭ vilaĝaj korusoj invitas turistojn al siaj vesperaj ekzercoj kun posta gustumado de regionaj specialaĵoj.

Plezuroj

Nelaste, la ĉarmaj vilaĝoj kaj urbetoj disponigas agrablajn restadejojn. La gamo etendiĝas de moderaj tipe lokaj ĝis lukse stilecaj. Al tio aldoniĝas banejaj plezuroj kaj saŭnoparadizoj. Ekzemple la „Rokolanda banejo” prezentiĝas adekvate per rokoj, ŝtonĝardenoj, kavoj, fontoj, akvofaloj ktp. Kasteloj kaj hoteloj surtabligas altkvalitajn manĝaĵojn. Kaj tiuj estas konsumeblaj en historiaj ĉirkaŭaĵoj kaj dum spektakloj diversgustaj, ekzemple kun rakontisto, muzikisto, sed ankaŭ kun rabkavaliro, fantomo aŭ sorĉistino.

Jen multo por homoj, kiuj ŝatas aŭtentikan naturon plus plezurigajn eventojn. Ne nur estas lerte inventita slogano. Sendube valoras la restado en la palatinata rokolando.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Budapeŝta aŭtuno

Eva ne sciis, kio estas milito. Ŝi naskiĝis post la lasta mondmilito, kiu por ŝi estis io malproksima kaj nekomprenebla, sed Eva memoris kaj eterne memoros ion, kio similis al milito kaj kio postlasis en ŝia animo vundojn, kvazaŭ de tranĉilo, kiuj delonge cikatriĝis, sed ankoraŭ estas malglataj; tial Eva neniam forgesos, kion ŝi travivis.

Ĉio komenciĝis en frua novembra mateno. Eva vekiĝis pro foraj obtuzaj tondroj. En la unua momento ŝajnis al ŝi, ke komenciĝas ŝtormo. Estis malhela nuba mateno kaj eble pluvis. Eva kuŝis en la lito, rigardante la grandan fenestron de la ĉambro. Ŝia patrino estis en la kuirejo, kaj Eva sciis, ke panjo baldaŭ venos en la dormoĉambron. Ĉe Eva kuŝis la pluŝa urseto Gaŝpar, kiu jam estis ĉifita, sed ŝi amis ĝin kaj ne kutimis ekdormi sen ĝi.

Ŝajnis al Eva, ke longan tempon jam ŝi estis sendorma, sed panjo ne venis, kaj Eva ne komprenis, kial panjo ne venas. Ĉiun matenon, kiam Eva vekiĝis, ŝi vidis la bluajn okulojn de panjo kaj ŝian rideton, varman kiel ĵus boligita lakto. Eva ligis la rideton de panjo al varma lakto, ĉar matene el la kuirejo senteblis la aromo de boligita lakto. Tamen hodiaŭ matene panjo ne venis en la dormoĉambron, kaj Eva kuŝis senmova, strabante al la griza fenestro. Kvazaŭ peza griza kurteno estis ekstere, kiu kovris la fenestron. Eva frostis kaj tremis sub la dormokovrilo. El la kuirejo ne alflugis eĉ plej eta bruo. Kiam Eva konstatis, ke panjo ne baldaŭ alvenos, ŝi ekstaris de la lito kaj piedpinte ekiris al la pordo, malfermis la pezan pordon, kaj nudpiede ekpaŝis sur la ŝtonplata kuireja planko. La patrino staris ĉe la fenestro kaj rigardis al la korto de la granda domo.

Silente Eva ekstaris malantaŭ la patrina dorso kaj provis same alrigardi tra la fenestro. La korto estis ĉirkaŭita de la alta konstruaĵo, kaj en ĝin oni eniris tra grandega ligna pordo. La rigardo de la patrino estis direktita al la pordego, nun larĝe malfermita, ĉe kiu staris kanono, granda kaj timiga. Ĉirkaŭ la kanono estis kelkaj viroj, sed ne soldatoj. La viroj direktis la kanonon al la kontraŭa monteto Gelert, sur la alia bordo de Danubo. Nun Eva komprenis, ke la tondroj, kiuj vekis ŝin, estis pafoj desur la monteto Gelert. Iuj pafis, sed kial?

La patrino ne komprenis tuj, ke Eva staras malantaŭ ŝi. Kiam ŝi rimarkis Evan, ŝi tuj levis ŝin kaj portis en la dormĉambron.

– Restu ĉi tie! – severe diris la patrino. – Ne venu en la kuirejon! Tie estas danĝere. Mi portos ĉi tien la matenmanĝon.

Eva restis sola en la obskura dormoĉambro. La pafoj ekstere aŭdiĝis pli forte kaj pli forte. Eva komencis plori. Ŝiaj varmaj larmoj fluis sur la vangojn kiel riveretoj. Ŝi ne sciis, kiom da tempo ŝi estis sola en la ĉambro. Subite la pordo malfermiĝis, kaj eniris la patrino kun la matenmanĝo – teo kaj biskvitoj. Hodiaŭ ne estis lakto kun buterpano. Eva demande alrigardis la patrinon, sed tiu silentis kaj aspektis ege maltrankvila. Ŝi eĉ kvazaŭ ne vidis Evan. La pleto kun la matenmanĝo tremis en la patrinaj manoj, kaj la metala tea kulereto tintis kiel sonorilo. La patrino lasis la pleton kaj senvorte viŝis ŝiajn larmojn. Neniam Eva vidis la patrinon tiel maltrankvila. Verŝajne ekstere okazis io terura. Eva penis kompreni, kio okazas, kial estas pafoj kaj kial en la korto staras kanono. Pro la timo ŝia koro estis kiel frostigita pasero. La patrina maltrankvilo obsedis same Evan, kaj ankaŭ ŝi komencis tremi, kvazaŭ en la ĉambro estus ege malvarme. La timo kiel serpento ekrampis en ŝian ventron, kiu konvulsiis. Kio okazis?

La patro de Eva estis en la laborejo, kaj ĉu li sukcesos reveni hejmen? La tondroj ekstere plifortiĝis. La fenestraj vitroj tremis, tintis, kvazaŭ subite ili dispeciĝus en sennombrajn kristalajn neĝerojn.

La patrino denove iris en la kuirejon. Kion ŝi faras tie, demandis sin Eva. Ĉu ŝi kuiras aŭ gvatas tra la fenestro? La patrino ŝatis trinki kafon, kaj matene la kafaromo odoris en la tuta loĝejo, sed ĉi-matene ŝi verŝajne forgesis kuiri kafon. Eva perceptis paroladon en la kuirejo, streĉis la orelojn kaj rekonis la voĉon de la najbarino, onklino Agi. Ŝi kaj la patrino vigle diskutis ion. La scivolo de Eva varmigis ŝian ventron. Ŝi ne eltenis, atente kovris Gaŝpar per la dormokovrilo, kaj diris al ĝi:

– Restu ĉi tie! Mi baldaŭ revenos.

Eva proksimiĝis al la pordo kaj provis aŭdi, kion diras la du virinoj en la kuirejo. La patrino kaj onklino Agi konversaciis ege maltrankvile. Certe ili estis forte timigitaj. De tempo al tempo ili flustris, kvazaŭ ili supozus, ke iu subaŭskultas ilin, tamen Eva sukcesis kapti kelkajn vortojn. Plej ofte ili ripetis la vortojn „revolucio”, „laboristoj”, „studentoj”. Eva ne komprenis la vorton „revolucio”. Ŝi konis la vorton „laboristo”. Ŝia patro estis laboristo kaj laboris en granda uzino. Tamen ŝi ne estis certa, kion ĝuste signifas la vorto „studento”. En la najbara loĝejo loĝis Piŝta, kaj oni diris, ke li estas studento. Ĉu panjo kaj onklino Agi ne parolas pri Piŝta?

Li ĉiam estis tre serioza, kun okulvitroj, kaj havis longan helan mantelon. Eva sciis, ke Piŝta estas bona homo, neniam ion malbonan li faris kaj li certe ne faris revolucion, tial panjo kaj onklino Agi ne devas timi lin. Ambaŭ virinoj tamen ege maltrankvilis, kaj tra la pordo Eva klare perceptis iliajn veojn. Eva same estis maltrankvila, sed ŝi sciis, ke Piŝta ne estas kulpa. Ŝi eĉ deziris tuj malfermi la pordon kaj diri al panjo kaj al onklino Agi, ke Piŝta estas bona homo kaj nenion malbonan li faris. Eva tamen ne kuraĝis malfermi la pordon, ĉar ŝi sciis, ke panjo alrigardos ŝin severe kaj riproĉos ŝin. Ja, la patrino avertis ŝin resti en la dormoĉambro kaj ne eliri el ĝi.

La memoro pri Piŝta forte okupis la meditojn de Eva. Li aspektis iom ridinda kun la okulvitroj kaj la longa mantelo, kies rando estis preskaŭ ĝis la ŝuoj. Tamen estis io, kio forte impresis Evan kaj kio konstante tiklis ŝian scivolon. Piŝta ofte portis ian grandan nigran ujon, kaj Eva tre deziris ekscii, kio estas en ĝi. Ŝi supozis, ke en ĝi estas pupo, tamen Piŝta estis serioza homo kaj Eva ne kredis, ke li portas pupon.

Foje nokte Eva sonĝis pri Piŝta kun la ujo. Li ridetis, malfermis la ujon, kaj en ĝi Eva vidis miraklan lumon. Tion Eva ne komprenis. La ujo ŝajne estis malplena, sed el ĝi radiis lumo, multkolora kaj blindiga. Eva decidis, ke la sekvan tagon, kiam Piŝta preterpasos ilian loĝejon, ŝi petos lin malfermi la ujon kaj montri, kio estas ene. Ja, ĝi aspektas ege stranga ujo, kaj Eva nepre devas vidi, kion ĝi entenas.

Post nelonge onklino Agi foriris, kaj panjo restis sola en la kuirejo. Nun Eva kuraĝis malfermi la pordon.

– Kial vi venas? – riproĉis ŝin la patrino. – Mi diris, ke vi restu en la dormoĉambro!

– Mi timas esti sola – ekploris Eva.

– Ja, mi estas ĉi tie – provis trankviligi ŝin la patrino, sed ŝia voĉo tremis kaj tute ne estis trankvila.

Ekstere ŝajne la tondroj jam ne estis tiel oftaj. La kanono tamen daŭre staris ĉe la pordego, sed ĉirkaŭ ĝi ne videblis la viroj. Eva rigardis tra la fenestro kaj demandis sin, kial la viroj forlasis la kanonon en la korto kaj malaperis. Kvazaŭ neniu estus en la tuta granda domo, tamen Eva sciis, ke la homoj estas en siaj loĝejoj kaj same kiel ŝia patrino gvatas tra la fenestroj.

Subite de la strato aŭdiĝis pafoj kaj krioj. En la korton enkuris du knaboj. Verŝajne iuj persekutis ilin. Unu el la knaboj estis Piŝta. Eva tuj rekonis lin. Li surhavis la longan helan mantelon kaj estis kun la ridindaj okulvitroj. Post la knaboj kuris viroj, vestitaj en verdaj soldataj uniformoj, kiuj kriis ion en nekomprenebla lingvo. Piŝta kaj la knabo rapidis trapasi la korton kaj kaŝi sin en la domo. Ekkrakis pafoj, kvazaŭ iu dispecigus sekajn lignojn. La resono de la pafoj estis surdiga. Piŝta stumblis kaj falis. Eva supozis, ke li surpaŝis la randon de sia mantelo. Piŝta falis vizaĝe kun etenditaj brakoj.

La alia knabo sukcesis eniri la domon. La viroj kun la pafiloj eniris post li. Piŝta restis kuŝante en la korto. Eva ne komprenis, kial li ne stariĝas. Ŝi certis, ke li tuj ekstaros kaj alrigardos la ĉielon, kiu videblis super la korto. Antaŭ Piŝta kuŝis la okulvitroj, kvazaŭ liaj etenditaj brakoj dezirus preni ilin.

Subite terura krio skuis la tutan domon. Ĝi venis el la dua etaĝo. Kriis la patrino de Piŝta. Ŝi kriis kaj kuris malsupren laŭ la ŝtuparo. Post sekundoj ŝi estis en la korto, klinita super Piŝta. Ŝiaj krioj estis teruraj kaj doloraj. Nun Eva rimarkis, ke ĉe la hela mantelo de Piŝta estas ruĝa makulo, simila al lageto, kiu iĝas pli kaj pli granda.

– Ĉu iu helpos min? – ploris onklino Marta, la patrino de Piŝta, sed neniu kuraĝis eliri el la granda griza domo.

Ekpluvis. Forte ekpluvis, sed onklino Marta restis klinita super Piŝta.

Tion memoras Eva de la fora budapeŝta aŭtuno de 1956. Tiun ĉi teruran bildon ŝi neniam forgesos.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tridek jarojn poste

Lernejaj jaroj ege gravas. Kelkaj ilin rememoras ĝoje, aliaj amare. Tamen eĉ jardekojn poste ili povas daŭre influi nian vivon. Jen du flankoj de la sama, postlerneja medalo: unu teatraĵeta, alia esea. Ĝuu!

La scenejo indikas parkon. Oni aŭdas mallaŭtajn paŝojn. Evidente iu marŝas.

Glenda: Oj, estas vi, Oliver! Mi ne atendis iun ĉi tie.

Oliver: Kaj mi supozis, ke nur mi sidos ĉi tie je la 6-a matene. Sed bonvolu eksidi, Glenda. Estas sufiĉe da loko sur la benko.

Glenda eksidas.

Glenda: Hm jes, bela vidaĵo de ĉi tie supre. Jen la vilaĝo, kiu iam estis nia sola hejmo.

Oliver: Mi estis ĉi tie nur unu fojon dum la lastaj tridek jaroj. Kaj vi?

Glenda: Dum miaj gepatroj vivis, mi vizitis de tempo al tempo. Sed ili mortis antaŭ dudek jaroj.

Oliver: Estis bona iniciato de Edward, ke li organizis tiun ĉi klasan revidiĝon.

Glenda: Jes, surprizis min. Memoru, kiam ni estis dudek du en la klaso, kaj Edward estis kutime la lasta ĉe niaj monataj ekzamenoj ...

Oliver: Kaj nun li estas la lasta klasano, kiu vivas ĉi tie. Li diris, ke li heredis la laktobienon de sia patro, sed devis vendi ĝin al multnacia korporacio, kiu dungis lin kiel manaĝeron.

Glenda: Al mi li diris, ke neniu el la malgrandaj familiaj bienoj restas. Usona kompanio aĉetis preskaŭ ĉiujn. Domaĝe, ĉar tiuj familioj estis la solida kolono de nia vilaĝa komunumo.

Oliver: Jen nia mondo, tutplaneda komerco, ktp. La malgranduloj perdas, la trogranduloj profitas.

Refoje oni aŭdas paŝojn.

Glenda: Vidu, venas iu alia ĉi supren. Estas nia granda kapitalisto, Charlie!

Charlie: Ha ha! Kion vi du faras ĉi tie? Estas pli facile ludi tunelon kaj trajnon en via hotelĉambro!

Glenda: (Pli amuzite ol ofendite) Charlie, via senso por humuro ne pliboniĝis. Se vi vere volas scii, Oliver kaj mi venis aparte por ĝui la freŝan aeron ĉi tie. Kaj kial vi venis?

Charlie: Mia edzino ronkas kiel furzanta bovo, ha ha! Movu vian pugon, Oliver, estas loko por tri sur la benko.

Charlie brue eksidas.

Charlie: Nekredeble, ĉu ne, kiel la homoj ŝanĝiĝas en tridek jaroj. Mi apenaŭ rekonis kelkajn. Tiu eta mumio – mi ne divenus, ke estas Jimmy Lock. Kaj la balono en la robo – tio estas Jeanie Thomas, kiu estis iam maldikulineto!

Glenda: El la 22 en nia klaso ĉeestas 17. Mi scias, ke Sammy kaj Roberta mortis, sed ankoraŭ mankas tri.

Oliver: Ni devas gratuli Edward, ke li sukcesis kontakti 17. Mi kredas, ke Kristina edziniĝis al kanadano kaj vivas en Toronto.

Charlie: Mi kalkulis, ke dek el ni estas ĉi tie kun edzo aŭ edzino. Vi du estas inter la esceptoj. Kompreneble mi kunportis mian dormosakon, ha ha!

Oliver: Charlie, iu flustris al mi, ke Charmaine ...

Charlie: Charlene. Ŝia nomo estas Charlene.

Oliver: Pardonu, Charlene. La onidiro estis, ke Charlene estas la ŝlosilo de via sukceso en la komerca mondo.

Charlie: En la sola mondo, kiu gravas. Sed jes, ne estas sekreto – mi faris tion, pri kio aliaj junaj dungitoj nur revas – edzinigis la filinon de la kompaniestro, ha ha!

Glenda: Kaj poste vi transprenis la kompanion, sendube.

Charlie: Trafite! Sed tio estis nur la unua paŝo. Ĉu vi scias – jen, prenu mian vizitkarton – mi nun havas tutan aron da kompanioj. Mi estas sur la listo de Clarkson.

Glenda: La listo de la dek plej riĉaj homoj de la lando? Hm, gratulon.

Oliver: Pardonu mian senscion, Charlie, sed mi ne aŭdis pri tiu listo.

Charlie: Eĉ ne aŭdis! Sed tio diras ĉion pri ni, ĉu ne, Oliver? Vi, la grandcerbulo de nia klaso – kaj kion vi havas nun? Mi bone memoras, ke vi ĉiam komprenis tuj, kion la instruistino diras, kaj dum ni aliaj stultuloj penis la trian fojon kompreni ŝin, vi amuziĝis, desegnante kaj montrante karikaturojn de ni aliaj!

Glenda: (Ridas) Ankaŭ mi memoras tion, Oliver! Kaj viaj desegnaĵoj estis lertaj, kaj ŝajne vi ŝatis tro emfazi la dikecon de nia grandulo Charlie. Jes, certe ni ridis, eĉ vi, Charlie!

Charlie: Jes, mi ridis, sed mi malamis vin, Oliver – kaj vidu nun, mi estas sur la listo de Clarkson kaj vi – ha, vi diris, ke de tempo al tempo vi sukcesas vendi pentraĵon! Ha, kia vivo estas tio? Kiu rajtas ridi nun, Oliver?

Oliver: (Ironie) Mi povus aldoni al via triumfo, Charlie. Vi havas ŝikan, riĉan edzinon, kaj viaj gefiloj lernis en la plej prestiĝaj gimnazioj en la ĉefurbo. Mi ne havas gefilojn, kaj mi estas triobla eksedzo. Vi venis ĉi tien per Rolls-Royce kaj mi per trajno.

Charlie: (Kolere) Mi kredas, ke vi mokas min, Oliver! Ne per desegnaĵo sed per vortoj. Mi aŭdis sufiĉon. Ĝis revido!

Charlie brue foriras.

Glenda: Ĉu vi intencis moki lin?

Oliver: Komence ne, sed ŝajne mi ne povis regi min. Malantaŭ la fasado de la fanfaronulo Charlie estas eble nesekura homo, tre akreaŭda pri ironiaĵoj. Hm, eble estis mia ironiemo, kiu perdigis al mi tri edzinojn …

Glenda: Vi ofendis lin per tio, ke vi nomis Charmaine ...

Oliver: Charlene.

Glenda: Jes, ŝi. Vi nomis ŝin ŝika. Oni tuj vidas, ke la sola altiraĵo de la edzino de Charlie estas, ke ŝi estis la filino de la ĉefo. Charlie sendube trovas sian erotikan plezuron aliloke – tiukampe li estis ia ĉampiono – sed evidente estas grave al li, ke li publike ŝajnu respektinda edzo. Sed li sciis, ke la vorto ŝika neniel aplikeblas al lia edzino.

Oliver: Vi parolas kvazaŭ psiĥiatro.

Glenda: Mi estas bone trejnita de psiĥologo. Sed pri Charlie kaj lia edzino: li rajtas diri ĉian krudaĵon pri ŝi – ke ŝi ronkas kiel furzanta bovo, ke ŝi estas lia dormosako – sed neniu alia ŝercu pri ŝi, ĉar ŝi estas lia propraĵo.

Oliver: Nu, vi pravas, mi supozas. Mia damna emo ironii …

Glenda: Ankaŭ mia eksedzo emis paroli ironie. Mi kredas, ke li volis per tio protekti sin, sed … . Strange, li estis psiĥologo kaj povis brile konsili al aliaj, sed lia sarkasmemo estis finfine tro por mi. Cetere, ĉu vi vere eksedziĝis tri fojojn?

Oliver: Unu fojon. Mia dua edzino mortis pro kancero antaŭ kelkaj jaroj. Mi vere ne scias, kial mi parolis tiel al Charlie.

Glenda: Sed vi ja venis al la vilaĝo per trajno, ĉu ne?

Oliver: Ho jes, kaj pravas, ke mi enspezas mizere per miaj pentraĵoj. Mi havas dekojn, eble centojn da pentraĵoj – nevenditajn.

Glenda: Ne forgesu, ke Van Gogh neniam sukcesis vendi dum sia tuta vivo!

Oliver: Prave, sed estas eta diferenco inter mi kaj Vincent – li estis geniulo.

Glenda: Sed vi estas tre inteligenta kaj sendube talenta.

Iom longa silento.

Glenda: Oliver, ni estas sufiĉe aĝaj, ke mi diru al vi ion, kion mi ne kuraĝis diri antaŭ tridek jaroj.

Oliver: Interesa prologo!

Glenda: En la lernejo vi estis enamiĝinta al Kristina, ĉu ne?

Oliver: Ĉiuj knaboj enamiĝis al Kristina!

Glenda: Kaj vi neniam eĉ rigardis min.

Oliver: Ĉu vi volis, ke mi rigardu vin?

Glenda: Kompreneble, vi aĉulo!

Ambaŭ ridas

Oliver: Do nun mi rigardas, kaj mi vidas ankoraŭ plaĉaspektan virinon, respektatan kuracistinon, kies kompanio estas agrabla al mi. Ĉu mi aldonu ion?

Glenda: Mi vidas antaŭ mi senmonan pentriston, preskaŭ kalvan, viron kiu nebone regas sian sarkasman langon, iom tro maldikan, sed ...

Oliver: Sed kio?

Glenda: Sed mi certe ne kontraŭus, se li pentus pro siaj pekoj de antaŭ tridek jaroj kaj rigardus min.

Oliver: Aĥ, nun mi komprenas, kial mi venis ĉi tien je la sesa matene!

Ambaŭ ridas

Glenda: Ankaŭ mi malofte promenas antaŭ la matenmanĝo. Cetere, mi aŭdas ian sonorilon. Ĉu vi supozas, ke tio vokas nin al matenmanĝo?

Oliver: Aŭ la matenmanĝo estas preta, aŭ la hotelo forbrulas. Sed mi ne vidas flamojn.

Glenda: Do ni iru manĝi.

Oliver: Ni iru. Sed dum la promeno tra la vilaĝo poste mi invitas vin, sinjorino, marŝi apud mi. Eble ni trovos kelkajn babiltemojn.

Glenda: Post tridek jaroj ... jes, tio eblas.

Trevor STEELE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Trevor Steele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La klasa fototabulo

En urboj kaj urbetoj kun hungara loĝantaro, ĉe la fino de lernojaro, ekaperas klasaj fototabuloj en montrofenestroj. Ili estas grandaj, enkadrigitaj tabuloj kun la fotoj de abiturientoj kaj de iliaj profesoroj.

Preterpasantoj ekhaltas antaŭ la montrofenestro kaj trarigardas la fotojn de gelernantoj kaj geinstruistoj. Ili serĉas konatajn vizaĝojn aŭ simple rigardas la ridetantajn junajn vizaĝojn. Post la abiturientaj ekzamenoj la fototabuloj estos pendigitaj sur la murojn de la koridoroj en la institucioj, kie lernis la fotitoj.

Estas la komenco de somero, floras kaj bonodoras la tiliarboj, kaj mi rememoras miajn mezlernejajn jarojn, miajn iamajn instruistojn, miajn klaskamaradojn, amikinojn. Pasis jam 50 jaroj, de kiam mi estis abituriento. Kelkaj el inter miaj samklasanoj ne plu vivas. Kelkaj el inter miaj instruistoj ankoraŭ vivas.

Laŭdire, se oni rememoras ankoraŭ la nomon de instruisto post 50 jaroj, tio pruvas, ke la memorata persono estis vere bona instruisto. Mi povas rememori preskaŭ ĉies nomojn, kaj mi kredas, ke mi havis bonajn geinstruistojn. Ni respektis ilin, kelkajn eĉ amis. Kiel plej amatajn mi mencias mian klasestron kaj la instruistinon pri la hungara lingvo.

Mi havis klaskamaradon, kiu tre lerte imitis homojn, ankaŭ niajn instruistojn. Dum paŭzo ni restis en klaso, sed tiu eliris, kaj poste enpaŝis, kvazaŭ iu el niaj instruistoj. Li ne devis diri nomon, ni estis sorĉitaj, ĉar ŝajnis al ni, ke li vere fariĝis la imitata persono. Ni krevis pro ridado. Ĉiujn li lerte imitis, nur du instruistojn li neniam imitis: nian klasestron kaj la instruistinon pri la hungara lingvo. Eĉ tiu impertinentulo ilin respektis.

Niaj geinstruistoj plejparte estis bonaj pedagogoj. Tio signifas, ke ili sciis regi la klason, dum lecionoj estis disciplino. Ho, disciplino! Kion signifis en tiu tempo maldisciplino? Ne kiel nuntempe, kiam en lernejoj okazas, ke instruanto kaj instruato estas batataj, humiligataj, eĉ mortigataj de agresema knabo. Antaŭ 50 jaroj maldisciplino estis, se ni kaŝe babilis dum leciono, ridis aŭ sendis letereton al alia. Mi mem kelkfoje tiel kulpis.

La instruisto pri la latina lingvo leone muĝis, kiam ni estis „sendisciplinaj”. La instruisto pri la germana lingvo estis alia. Li ne estis „reganto” de la klaso. Dum liaj lecionoj la petolemaj knaboj priĵetis unu la alian per ŝmirita pano kunportita por manĝi dum tagmeza paŭzo. Kompreneble, nur kiam la instruisto skribis sur la tabulon, kaj ne vidis, kio okazas malantaŭ lia dorso.

La aŭtoritato de instruisto dependas ne nur de fakaj scioj, sed ankaŭ de tio, ĉu oni tiun iomete timas aŭ ne. Mi ripetas, ni neniam estis malkaŝe impertinentaj fronte al niaj instruistoj. Nu, tiu instruisto pri la germana lingvo tute ne estis timiga persono. Kiam li estis tre malkontenta pri nia konduto, li minacis: „Tuj mi kriegos!” Sed tio neniam okazis. Li estas delikata homo, maldika, grizhara, ĝentila, kaj ne tro severa.

En tiu tempo oni povis spekti en kinejo ĉefe sovetiajn filmojn. Lernantoj ne rajtis viziti kinejon solaj, nur organizite, kun la tuta klaso, akompanata de instruisto, aŭ kun gepatroj. Mi supozas, ke la instruistoj organizis komunan viziton tian, se la filmo estis „instrua”. La plej multaj filmoj estis sovetiaj, pri la dua mondomilito, kun malicaj faŝistoj, kontraŭ kiuj heroe batalis sovetiaj ruĝarmeanoj.

Subkonscie por mi la germana estis lingvo de faŝistoj, kaj mi lernis ĝin ne tro diligente. Eĉ se mi ne tro diligente lernis, mi akiris mezbonajn notojn, kaj tio estis sufiĉa … por faŝisma lingvo. Kompreneble, tiu mia malemo ne estis tiel konscia, kiel nun. Nur nun mi komprenas la kialon de mia malsimpatio al la germana lingvo.

Kial mi rememoras eĉ nun tiun instruiston, kiu mem estis germano? Foje okazis, ke ni havis skriban taskon. Li diris al la klaso: „Mi ne kontrolos, ĉu vi trompos. Se mi kontrolus, tio signifus, ke mi pridubas vian honestecon.” Kaj li ne prispionis nin.

Iuj feliĉe malfermis sub la benko kajeron, kaj senĝene kopiis. Inter ili estis ankaŭ eminentaj lernantoj, kiuj povintus akiri bonan noton, eĉ nekopiinte. Sed ili deziris esti certaj. Mi estis tuŝita de liaj vortoj. Neniam mi aŭdis ion tian. Ĉiuj niaj geinstruistoj estis tre atentaj, ke ni ne trompu dum skribaj taskoj. Mi eĉ rememoras junan instruiston pri fiziko, kiu diris komplice kaj ridetante, ke ankaŭ li estis lernanto, kaj konas la trukojn de trompado.

Tiu germana instruisto diris ion nekutiman, sed mi komprenis lin. Ĝenerale mi ne kutimis trompi, ĉar mi timis, ke mi estos hontigita antaŭ la klaso. Sed ekde tiam mi lernis diligente la germanan, precipe antaŭ la skribaj laboraĵoj, por ke mi ne bezonu kopii. Mi lernis parkere multajn versojn el Faŭsto de Goethe, kaj mi ricevis pro la skriba laboraĵo pli bonan noton, ol ĝenerale dum lecionoj.

Nun mi kredas, ke li eble supozis, ke kopiis ankaŭ mi, ke ne estis tiel bona en la germana lingvo ja mi. Li ne sciis, ke ĝuste la eminentaj lernantoj kopiis, mi ne. Eĉ nun mi kredas senvalora rezulton malhoneste atingitan.

Mia instruisto forpasis antaŭlonge. Li neniam muĝis leone, li estis modesta, mallaŭtvoĉa homo. Tamen lia voĉo sonas eĉ nun en mia memoro: „Mi ne kontrolos, ĉu vi trompos. Se mi kontrolus, tio signifus, ke mi pridubas vian honestecon.”

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kune kontraŭ ekstremistoj

Kunlabori kontraŭ ĝihadismo interkonsentis kvar EU-ŝtatoj kaj ses landoj el okcidenta Balkanio. Ĉeestis kontraŭterorisman konferencon en Vieno la EU-komisionano pri internaj aferoj, Dimitris Avramopoulos, kaj ministroj de Italio, Slovenio, Kroatio, Aŭstrio kaj de Albanio, Bosnio-Hercegovino, Kosovo, Makedonio, Montenegro kaj Serbio.

Laŭ la aŭstra ministro pri eksteraj aferoj, Sebastian Kurz, identigeblas tri kialoj por okazigi la konferencon „Batali kune kontraŭ ĝihadismo”. Unue, ĝihadismo minacas la internan kaj eksteran sekurecon. Due, ekzistas ligoj inter ekstremistoj en okcidenta Balkanio kaj EU-landoj. Trie, troveblas en la partoprenantaj ŝtatoj problemoj, kiuj favoras krimecon kaj ekstremismon, ekzemple mankantaj perspektivoj por junaj homoj.

Najbaraj

Nepras, aldonis Kurz, ke Aŭstrio subtenu najbarajn landojn en okcidenta Balkanio en ilia batalo kontraŭ ĝihadismo.

Krome, laŭ Johanna Mikl-Leitner, ministrino pri eksteraj aferoj de Aŭstrio, necesas plilarĝigi la EU-registrejon pri kontraŭleĝaj interretaj enhavoj ankaŭ al ŝtatoj de okcidenta Balkanio. Aŭstrio jam proponas al aliaj ŝtatoj informojn de la konsultejo pri ekstremismo, establita en la pasinta jaro, al kiu povas sin turni gepatroj de radikaligitaj gejunuloj.

Aldonis Mikl-Leitner, ke oni pli bone trejnu limgardistojn por malebligi el- kaj en-migradon de perfortopretaj ekstremistoj kaj plifortigi la rilatojn kun la limgarda agentejo Frontex. Endas ankaŭ intensigi kunlaboron kun la eŭropa polica oficejo Europol kaj kun la kontraŭterorisma kunordiganto de EU.

Eksterlandaj

Substrekis Avramopoulos, ke ĝihadismo povas esti solvita nur pere de pli intima kunlaboro de la eŭropaj landoj. Li indikis, ke la nombro de eksterlandaj batalantoj en Sirio kaj Irako kreskas „de tago al tago”.

Ivica Dačić [daĉiĉ], ministro pri eksteraj aferoj de Serbio kaj nuna prezidanto de la Organizaĵo pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (OSCE), riproĉis, ke la ĝihadisma minaco longe estis subtaksata. La t.n. islama ŝtato (IS) ekestis en 2006, atentigis Dačić, tamen kontraŭterorisma agado nur en 2014.

Li diris: „Kion ni faris dum tiuj ok jaroj? Serbio avertis, ke Aŭstrio estas centro de vahabitaj ekstremistoj. Hodiaŭ estas en ordo ĉio, kion ni faras. Tamen dum multaj jaroj ni ebligis al ili fortikiĝi.”

Evgeni GEORGIEV
Korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

En la nomo de Dio

Mi devas pardonpeti pro erareto en mia lasta letero al vi (MONATO 2015/04, p. 6): Bismi'llah ne signifas laŭvorte „Laŭdon al Dio”, sed „en la nomo de Dio”: Isim = nomo, b-isim = en la nomo, b-ism-i = en la nomo de ...

Frieder Weigold
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Frieder Weigold el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne la plej alta

Mi dankas al Mireille Grosjean pro la interesa artikolserio pri Svislando, sed mi ŝatus unue montri mian bedaŭron, ke ŝi preterlasis la plej konatan econ de tiu lando, nome ĝian utilon al tutmondaj riĉuloj por kaŝi sian monon. Kaj due mi deziras kontesti la aserton, ke La Chaux-de-Fonds estas la plej alte situanta granda urbo de Eŭropo. Iom pli da loĝantoj kaj iom pli da alteco havas Avilo (Ávila). Pli-malpli similajn altecon kaj loĝantaron prezentas Sorio (Soria) kaj Segovio (Segovia). Kvankam ĉiuj tri diritaj hispanaj urboj estas ĉe ni taksataj kiel urbetoj, ili ja estas ĉefurboj de la respektivaj provincoj. Mi ĵuras, ke mia reago tute ne rilatas al la fakto, ke mi naskiĝis en Segovio.

Manuel PARRA
Hispanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Manuel Parra el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Siringoj kaj ringoj geedzecaj

En la suda Francio vivas ĉirkaŭ 40 000 serboj. En junio en la franca urbo Liono tiuj de miksa franca-serba edzeco loĝantaj aŭ en Serbio aŭ en Francio povas simbole atesti sian edzecan ĵurpromeson. Akompanas la ceremonion muzika spektaklo.

La evento koincidas kun la 765a datreveno de ligoj inter la du ŝtatoj. En 1250 la franca princino Hélène d'Anjou edziniĝis al la reĝo Uroŝ la unua Nemanjiĉo.

La reĝo ĝisatendis sian edziniĝonton en la valo de la rivero Ibar kaj laŭ cento da kilometroj plantis aleon de siringoj kiel simbolon de amo. La societo de la serba-franca amikeco el la urbo Kraljevo ĉi-jaron renovigas la aleon.

Dimitrije JANIČIĆ
Korespondanto de MONATO en Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pluveraj veroj

Kiam la unuaj pluveroj falas sur sekan teron, en la aero oni rekonas nekonfuzeblan odoron: tiun de la pluvo. Nun du sciencistoj el Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) malkovris kaj priskribis la manieron, kiel ĉi tiu odoro eliĝas en la aeron.

Oni lastatempe malkovris iujn karakterizojn (ĝis nun nekonatajn) de tiu odoro, al kiu fakuloj donis la nomon petriĥoro. Sed pri kio temas precize? Laŭ Isabel Joy Bear kaj Roderick G. Thomas, kiuj priskribis ĝin per gravega artikolo aperinta en la revuo Nature antaŭ 51 jaroj kaj kiuj utiligis unuafoje la grekdevenan neologismon „petriĥoro” (el la grekaj vortoj „petra”, „ŝtono”, kaj „ichor”, „limfo”), la tipa pluv-odoro rezultas el kombinaĵo de vegetalaj oleoj kaj geosmino.

La unuaj (la vegetalaj oleoj) estas produktataj de la plantoj dum senpluvaj periodoj por malplirapidigi la seman ĝermadon. La plantoj eksudas tiujn oleojn, kaj ĉi-lastaj estas poste sorbataj de rokoj kaj argilaj terenoj: la utileco de la oleoj estas „averti” – se tiel diri – la semojn, ke ne estas sufiĉe da akvo por kreski.

La dua (geosmino) estas miksaĵo produktata de pluraj klasoj da mikroboj: ĝi estiĝas je la morto de kelke da bakterioj kaj havas sian propran tipan odoron de tero, fungo kaj ŝimo. Geosmino – pli simple, por nefaka legantaro, tiu miksaĵo, kiu donas al ruĝaj betoj ilian teran guston kaj al karpo kaj katfiŝo ilian odoron de koto – estas identigata de la homa olfakto eĉ je infinitezimaj niveloj. Petriĥoro estas kombinaĵo de vegetalaj oleoj kaj geosmino.

Aerbobeloj

Pli ol 600 fojojn du sciencistoj el MIT, Young Soo Joung kaj Cullen R. Buie, imitis lastatempe la falon de la pluvo sur 28 malsamajn tipojn de surfaco. Ĉiu kolizio estis filmita per altrapida videokamerao (kiu ebligis lantanalizi unuopajn falojn) kaj poste zorge studita. Rezultis, ke la kolizio de pluvoguto kun pora materialo (kia estas tero) aperigas ĉe la kontakta surfaco tre malgrandajn aerbobelojn.

Kiam la bobeloj eksplodas, ili ellasas en la aeron iun aerosolon, kiu estas priskribebla kiel miksaĵo de akvomolekuloj kaj aliaj substancoj surface ĉeestaj. Alivorte, la unua pluvo aktivigas la miksaĵon de vegetalaj oleoj kaj geosmino, kiu estis antaŭe staplita en la tero. La malkovro de tio, ke la pluvo frapante la teron kreas aerosolon, estas konsiderita de la du sciencistoj tre grava aspekto. Kompreni tian sistemon, iliadire, povus helpi klarigi la manieron, kiel iuj infektoj (ekzemple tiu kaŭzata de Escherichia coli) disvastiĝas peraere. La aerosoloj kaŭzataj de la pluvo povas efektive transporti, krom la pluvan odoron, ankaŭ kelkajn malutilajn substancojn.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko Scienco kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Estingi fajron per sonoj

Por estingi brulegon kaj limigi ĝiajn damaĝojn ekzistas tri ĉefaj sistemoj: temas pri akvo, aparta ŝaŭmo aŭ kelke da fajrorezistaj kovriloj. Tamen en la lasta periodo du junaj studentoj el la universitato George Mason de Fairfax, ene de la usona ŝtato Virginio, klopodas krei aldonan kaj tre interesan metodon por estingi flamojn. La noviga ideo estas bazita sur la ekspluatado de ... sono!

Fritilo

La aparato, kiun la du studentoj – Seth Robertson kaj Viet Tran, unu 23-jara, la alia 28-jara – prezentis per interreta filmeto, estas la rezulto de universitata projekto. Pri tio ili laboris dum preskaŭ unu jaro, kun mona investo de po 600 dolaroj proksimume. La portebla aparato (konsistanta el unu generatoro de malaltaj frekvencoj funkcianta per kurento, unu amplifilo kaj unu tubo por envojigi kaj enfokusigi sonon) similetas la aparaton de la malnova filmo Ghostbusters (Fantomkaptistoj).

En la publikigita filmeto, oni vidas, ke fajro flamigita per alkoholo ene de fritilo estas estingata danke al la ritma disvastiĝo de malaltaj frekvencoj. Efektive sonaj ondoj, ene de iu preciza bendo, povas pliigi la rapidon de la aeraj korpuskloj estantaj ĉirkaŭ la fajro, kio sufokas la flamojn. Okaze de la fritila testo, la uzita frekvenco estis inter 30 kaj 60 hercoj.

Senhoma aviadilo

La eltrovaĵo ŝajnas interesa, ĉar ĝi estas pli senriska ol la tradiciaj kontraŭbrulaj metodoj. Unu el ĝiaj eventualaj aplikoj povus esti en hejmaj kuirejoj: jen efika kaj pura alternativo por estingiloj, kiuj ofte uzas toksajn kemiajn ŝaŭmojn. Tia sistemo povus montriĝi utila ankaŭ en la okazo de brulo ekestinta en spacaj veturiloj aŭ stacioj. La du studentoj pri elektra inĝenierio opinias sian inventon taŭga eĉ por aplikado al senhoma aviadilo (anglalingve drone). La celo? Estingi kompreneble, helpe de sono, brulegojn en arbaroj aŭ ene de konstruaĵoj, en maniero, kiu ne endanĝerigus fajrobrigadistojn.

Bedaŭrinde nepros plu atendi ĝis la invento iĝos prikomercebla. La pasintan novembron la du studentoj akiris tamen dumtempan patenton: kaj nun ili havas unu jaron je sia dispono por daŭrigi esploradon kaj testadon.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉirkaŭbraku arbon!

Viro havis en sia ĝardeno tre altan kaj dikan arbon. La arbo estis bela, eĉ belega. Ĝi ombris la plej grandan parton de la ĝardeno kaj eĉ parton de la strato ekster la ĝardeno, io, kio plaĉis al veturigantoj, kiuj restadigis siajn aŭtomobilojn ekster la barilo de la ĝardeno, en la malvarmiga ombro de la belega kaj grandega arbo.

La viro, kiu loĝis en la domo situanta en la ĝardeno, eĉ amegis tiun belegan arbegon. Kaj ĉiuj en la sama strato amis la arbon. Ĝi estis do arbo amata, kaj tio ne povas esti malbona.

Pasis la jaroj, tio ofte, fakte ĉiam okazas, kaj la arbo fariĝis eĉ multe pli grandega. Kaj, mi supozas, ke mi ne bezonas diri tion al vi, sed tiu grandega arbego eĉ tre soifis, kaj soifantoj trinkas akvon. Do, la giganto trinkegis ĉiun guton da akvo troviĝanta en la ĝardeno. Nu bone, sed montriĝis baldaŭ poste, ke tio tamen ne estas bona, ĉar forvelkis kaj mortis ne nur la gazono, sed ankaŭ ĉiuj arbustoj kaj floroj.

La kompatinda viro vere ne sciis, kion nun faras saĝulo. Ĉu mortigi sian amikon, la grandegan arbegon? Ne, tion ne faras bonulo. Oni ne mortigu! Kaj cetere, la veturigantoj treege ŝatas la aŭtomobilrestadigejon sur la strato tuj ekster la ĝardenbarilo.

Do, iom post iom la tuta ĝardeno estis formortinta. Kaj neniu rajtas mortigi. Vivis nur la grandega arbego, kaj la malesperanta viro estis vidata de siaj genajbaroj akvumi per fleksebla ĝardena tubo el plasto sian bonan amikegon. La arbo vivis ankoraŭ longe kaj feliĉe. Sed iun nokton blovegis kaj la kompatinda kaj senhelpa arbego perdis kvar el siaj fortaj branĉoj. La ventego portis la dikegajn branĉojn tra la aero kaj faligis ilin sur unu el la aŭtomobiloj, kiuj estis restigitaj tie ekster la barilo de la ĝardeno. Bedaŭrinde okazis granda damaĝo al la aŭtomobilo. Estis decidite de tiuj, kiuj regas, ke la arbego ne plu rajtas daŭrigi sian vivon. Vi, miaj gelegantoj, certe miras, ke iuj rajtas tiel decidi pri la rajtoj de aliaj, sed bedaŭrinde tiuj, kiuj regas, permesas al si decidi la sorton de aliaj. Espereble post cent aŭ ducent jaroj ni homoj estos almenaŭ iomete pli inteligentaj.

Venis iu viro, kiu prezentis sin kiel arbokuraciston. Li ekzamenis la arbegon kaj konstatis, ke ĝi tre terure suferas de iu terura malsano, eĉ fimalsanaĉo. Do, iun tagon alvenis du viroj kun grandegaj motorizitaj segiloj. La viro, kiu posedis la arbegon, emocie adiaŭis sian grandegan amikegon, kaj la arbego same emocie adiaŭis sian multe malpli grandan amikon. Tamen la malpli granda amiko, tiu estas la viro loĝanta en la domo en la ĝardeno de la grandega arbego, ne estis tre malgranda, kvankam li kompreneble estis multe malpli granda ol la arbego.

Unu viro grimpis supren al la supro de la arbego kaj per sia segilo forsegis malgrandan pecon de unu el la supraj branĉoj. Tio ege doloris la arbegon, kiu ne sciis kiel defendi sin. La branĉopeco falis malsupren ĝis la tero. La alia viro portis ĝin al granda ŝarĝaŭtomobilo malplena, sed la plano estis ke ĝi kiom eble plej baldaŭ pleniĝu!

La viro, kies arbego ĝi estis, ne povis ion ajn fari por helpi. Kun larmoplenaj okuloj li pensis pri tempoj pasintaj, antaŭ ducent aŭ eble nur cent jaroj, kiam oni punis tiujn, kiujn oni ne plu amas, se oni entute iam ajn amis ilin, unue forhakante per adzo la brakojn, tiam la gambojn, kaj fine ankaŭ la kapon. Nun oni ankoraŭ tion same faras, sed forsegante unue la kapon. Ĉu io ŝanĝiĝis, ĉu ni intertempe fariĝis almenaŭ iomete pli bonaj, jen grava demando respondinda.

La laborego estis, pro la motorizitaj segiloj, fakte segilegoj, tre bruega. Certe tio ne plaĉis al la genajbaroj, kiuj estis devigataj resti interne de sia domo, ferminte ĉiujn siajn pordojn kaj fenestrojn!

Kelkajn horojn poste, eble kvar aŭ ses, la laborego estis finita kaj la arbego mortinta. Benu ĝin! La viro en la mortinta ĝardeno povis nun, la postan tagon, komenci sian laboregon. Li devis ekde nun eksemi novan gazonon, planti novajn florojn, arbustojn ktp. Pasis la jaroj. La ĝardeno refoje kreskis. Aperis floroj, staŭdoj kaj arbustoj. La viro, kiu loĝis tie, fariĝis iom post iom multe pli feliĉa. Li iris de planto al planto, parolante kun ĉiu el ili. Iun matenon, kiam li parolis kun iu el la arbustoj, kiu estis tre belega, li subite ekploris. Li estis konstatinta, ke la spirito en la arbusto estas tiu sama, kiu antaŭ jaroj elligniĝis el la granda giganta arbego. Nun ĝi, je la grandega ĝojo de ambaŭ, enligniĝis en la plej belegan arbuston de la ĝardeno!

Bob FELBY

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bob Felby el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kafo kun kato

Ekde aprilo Slovakio havas katokafejon, kie gastoj povas ĝui kafon, teon kaj (senglutenan) kukon en ĉeesto de katoj. En la kafejo estas kvar katoj, konstante observataj de bestkuracisto, kiuj estas je la dispono de gastoj.

Iveta Rossová [rosova], la posedantino de la kafejo, diras, ke katoj povas kadre de t.n. felinoterapio nuligi streson kaj kuraci sangopremon, malgrandajn vundojn ktp. Laŭ fakuloj kato kreas oscilojn en intervalo de ĉ. 20 kaj 140 hercoj, kiuj povas kuraci diversajn sanproblemojn.

Karesis

En la kafejo estas bonvenaj precipe gastoj, kiuj pro manko de mono aŭ pro sankialoj ne povas hejme prizorgi katojn. Dum vizito evidentis, ke la katkafejo plenas je gastoj. Dormis unu kato, alian karesis pensiulo kun nepo.

La katkafejo troviĝas en la urbo Martin, ĉ. 230 km norde de la ĉefurbo Bratislavo. Ĝi estas ĉiutage malfermita.

Julius HAUSER
Korespondanto de MONATO en Slovakio
 
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La afero Doshi

Eksplodis skandalo ene de la reganta socialista koalicio en Albanio. Deputito, Tom Doshi, cetere probable la plej riĉa homo en la lando, akuzis la parlamentestron, Ilir Meta, pro murdatenco kontraŭ li mem.

Doshi vidigis en televida kanalo konfeson de iu, kiu pretendis, ke Meta pagos ĝis duonmilionon da eŭroj pro la atenco. La deputito aldonis, ke li jam raportis la komploton interalie al la komisiono pri sekureco, kiu tion konfirmis.

Senkrimuligo

Tuj kaptis la okazon la opozicio por substreki la ligojn inter socialistoj kaj krimuloj kaj por insisti pri senkrimuligo de la parlamento.

La polico ĉe la landlimo arestis la supozatan murdonton, kiu neis tion, kion li diris en sia televida „konfeso”. La prokuratorejo esploris la aferon ĉe diversaj deputitoj kaj aliaj altranguloj kaj fine petis permeson aresti Doshi pro falsa akuzo. Li, kaj alia deputito, restas provizore sub hejmaresto.

Bardhyl SELIMI
Korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malpura aero damaĝas infanan cerbon

La konata, prestiĝa usona medicina revuo JAMA (The Journal of the American Medical Association) publikigis ĉi-jare maltrankviligan artikolon. Post zorga kolektado de donitaĵoj plenumita inter la jaroj 1998 kaj 2006, la aŭtoroj konkludis, ke tre verŝajne malpura aero neripareble damaĝas la cerbon de beboj antaŭ ilia naskiĝo.

Malkvieteco

La fakuloj priesploris urbajn infanojn el malriĉaj familioj, kaj oni observis ilin ĝis la aĝo de 9 jaroj. Pere de rafinitaj magnet-resonancaj aparatoj oni studis la strukturon de ilia cerbo kaj poste faris komparadon kun la niveloj de malpura aero, al kiuj la respektivaj patrinoj sin elmetis dum la periodo de gravedeco. Oni trovis malpli elvolviĝintan blankan substancon en la maldekstra cerbohemisfero proporcie kun la kvanto de aermalpuraĵoj ensorbitaj de la patrinoj. Tiu cerba karakterizo povas kaŭzi ne nur parolajn problemojn kaj malkontentigan atenton, sed ankaŭ serion de aliaj neordinaraj kondutoj kaj ĉefe simptomojn de malkvieteco. Ankaŭ post la naskiĝo, cetere, la bebaj cerboj ricevas kromajn damaĝojn, asertas la esploristoj. La malpuraĵoj en la aero estas ĥemie priskribeblaj kiel „policiklaj aromataj hidrokarbonaj” partikloj, kiajn produktas aŭtomobilaj motoroj, tabak-fumado, kamparaj bruloj, hejma hejtado ktp.

Miskondutoj

La nuna esploro estas ankoraŭ nesufiĉe ampleksa por ebligi eltiri definitivajn konkludojn. Tamen, la ĉiea ekzisto de malpuraĵoj en la aero vekas zorgemon pri la infanoj sur la nivelo de publika sano. Jam alia antaŭa esploro ĉe infanoj en Novjorko montris, ke ĉeesto de aermalpuraĵoj rekte rilatas al psikaj problemoj de infanoj en la lerneja aĝo: parola malfacileco, depresio, plurspecaj miskondutoj. Tiu ĉi esploro estas aprobita de la usona registara instanco, kiu zorgas pri medio kaj mediproblemoj.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neleda LEDo

Inkandeskaj ampoloj donas agrablan lumon, sed bezonas multe da elektro kaj produktas nenecesan varmon. La tiel nomataj energi-ŝpar-lampoj bezonas malpli da elektro, sed enhavas venenan hidrargon. La medi-protekta alternativo estas LED-ampoloj.

La akronimo signifas Lum-Elsenda-Diodo. Lumas ne metalo, kiel en inkandeska lampo, sed gaso. LED malpli varmiĝas ol inkandeska lampo, sed bezonas elektronikan sistemon, kiu limigas la intenson de la elektra kurento. Tial ĝi kostas pli.

Tamen kompareblas kostoj. Inkandeska lampo, lumflukso 1350 lumenoj, povumo 100 vatoj, prezo 2 eŭroj, funkcia daŭro 1000 horoj. Unu kilovathoro da elektro kostas ekzemple 0,20 eŭrojn. Tial 1000 horoj da lumo kostas 22 eŭrojn.

Amortizita

Kontraste same hela LED, lumflukso 1350 lumenoj, povumo nur 15 vatoj, prezo 10 eŭroj, funkcia daŭro 20 000 horoj. Tial 1000 horoj da lumo kostas nur 3,50 eŭrojn. Se oni uzas LEDon tri horojn tage, la investo estos amortizita post kelke da monatoj.

Aktuale jam vendiĝas pli kaj pli da LEDoj. Laŭ prognozo de la esplor-instituto Statista la vendosumo en Eŭropo estos 9 miliardoj da eŭroj en 2016, en 2020 jam 14 miliardoj.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Facilas priskribi, malfacilas preskribi

Mediteraneo: kion ĝi signifas? Al nord-eŭropanoj, eĉ tiuj ne aparte riĉaj, ĝi signifas du somerajn semajnojn da suno kaj strando, sangrio kaj (se bonŝance) seksumado. Kristalklara, brile blua maro varma forpelas memorojn pri grizaj, nordaj vintraj tagoj, pri oficejoj kaj fabrikoj. Por tiuj ĉi feliĉaj turistoj Mediteraneo fariĝas feriejo, ripozejo ... kaj vasta, bonveniga naĝejo.

Naĝejo, tamen en mala, cinika senco, fariĝas Mediteraneo ankaŭ por alispecaj „turistoj” el pli sudaj landoj. Tiuj vojaĝantoj, same kiel la nord-eŭropanoj, pagas sian monon al perantoj por „ĝui” la maron kaj profiti de ties akvoj. Jen tamen ĉesas la paraleloj.

Ne al turismo-kompanioj pagas sian monon la suduloj, sed al piratoj, hom-kontrabandistoj, pretaj riski la vivojn de la „klientoj” por ilin transmarigi el la ĥaose senespera norda Afriko al la promesita lando de Eŭropa Unio.

Kia vojaĝo! En aprilo pereis ĝis 900 homoj, kiam ilia kaduka, home superŝarĝita eks-fiŝkaptista boato renversiĝis meze de la maro, disŝutante sian kargon el karno kaj sango en Mediteraneon – ĉi-fojon nenian naĝejon, sed dronejon. Eĉ se kelkaj ja volis naĝi, por provi sin savi, tio ne eblis. Centoj estis enfermitaj, sardele kunpremitaj, subferdeke sen eskapilo.

Kalkulite estas, ke en la nuna jaro eĉ antaŭ la aprila katastrofo jam dronis en Mediteraneo plurcentoj da nord-afrikanoj. Spite al tio, kvazaŭ mirakle, sukcese transiris la maron por atingi EU-on 20 000 geviroj kaj infanoj.

Priskribi katastrofon facilas. Preskribi solvon, male. Precipe kiam la problemo ampleksas plurajn politike kaj socie malsamajn landojn, diversajn ŝtatajn kaj aliajn instancojn, kaj dekmilojn aŭ centmilojn da homoj. Verŝajne ne ekzistas unusola solvo, kiu kvazaŭ sorĉbastone formagios la elementojn, kiuj fatale kombiniĝis por estigi la nunan situacion.

Ironie estas, ke, intervenante kontraŭ la tiel nomata Islama Ŝtato (IS) en Libio kaj Sirio, okcidentaj landoj vole-nevole kontribuas al situacio, kiun ili nun, aparte en EU, perplekse kaj fojfoje senkonsile strebas se ne solvi, do almenaŭ mildigi. Detrui hejmojn, laborejojn, lernejojn, malstabiligas komunumojn, tiel ke suferantaj, disŝirataj familioj nepre devas serĉi pli trankvilajn terenojn. Se troviĝas tiaj terenoj transmare, en la ŝajne sekura, prospera Eŭropo, do tiel estu: jen la dezirata finstacio.

Evidente ne tuj ĉesos la milito en Sirio kaj Libio, nek la malsato kaj konfliktoj en aliaj regionoj de la meza kaj norda Afriko. Nepras prefere diplomatie helpi al la diversaj grupoj en la regiono forĝi de interne interkonsenton. Nur kiam revenos paco, se tio entute eblos, kie teritoriaj, religiaj kaj aliaj pretendoj senraciigas kaj brutigas, revenos ankaŭ stabileco kaj, kun ĝi, la homoj.

Alivorte, kiel notis komentisto en la brita gazeto The Guardian, se homoj daŭre sin ĵetas de sur klifo, ne indas prioritate okupiĝi pri la kadavroj. Unuavice gravas starigi barilon supre de la klifo, por ke estu neatingebla la klifrando.

Tial, verŝajne, ne multe helpos, se EU, eĉ kadre de internacia juro, detruos boatojn. Kiel distingi inter nepra fiŝkaptista boato kaj alia, iam uzota de kontrabandistoj? Kaj subvencii karitatajn kaj aliajn grupojn en la afliktataj landoj de norda Afriko entenas riskojn. Floras korupto, tiel ke ne eblas garantii, ke la koncernaj sumoj atingos lokojn, kie plej grandas la bezono.

Lastatempe EU konsentis akcepti 5000 rifuĝintojn. Tio signifas, ke kelkmiloj, kiuj jam atingis Eŭropon, estos revenigitaj kiel kontraŭleĝaj enmigrintoj. Tiel komenciĝos denove la homa kontrabando-karuselo. Dume la mondo estas kondamnita al senpotenca observado. Oni povas nur rigardi, plori kaj esperi, sciante, ke prezidantoj kaj ĉefministroj, kun siaj armiloj, armeoj kaj foje belaj vortoj, same senpotencas.

Aŭ, ĉar ili rekonas la limojn de siaj pretendataj povoj, ili elektas ignori la situacion en la orienta Mediteraneo. Prefere rikolti laŭdojn (kaj voĉojn) pro etaj, realigeblaj, sed finfine bagatelaj sukcesoj, ol politike droni, kiel reale tiom da nord-afrikanoj, en situacio tro kompleksa kaj komplika por tuja solvo.

Paul GUBBINS
Ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kalendaroj (1)

Ĉiu havas respondon al la demando pri tio, kiel oni povas fari regulojn por mezuri tempon, kvankam la kosmo ne ebligas facile fari kalkuladojn pri la movado de la tero ĉirkaŭ la suno. La artikolo de Walter Klag (MONATO 2015/4, p. 18) memorigis min pri la propono de Isaac Newton en 1700. Li rimarkis, ke la tempo de la printempa ekvinokso ĝis la aŭtuna estas pli longa ol tiu de la aŭtuna ĝis la printempa. Do li sugestis, ke ĉiu somera monato de aprilo al septembro enhavu 31 tagojn, kaj la vintraj 30. La lasta tago de septembro estu la superjara tago, kaj septembro enhavu 30 tagojn dum ne-superjaroj. Oni povus facile kalkuli superjarojn, ĉar ĉiu kvara estos tia, krom ĉiu centa. Tamen unu el 500 (sed ne el 400 kiel en la gregoria kalendaro) estos tia. Se oni ankaŭ donus al unu el 5000 jaroj unu plian supertagon, oni egaligus unu jaron al mezuma daŭro de 356,2422 tagoj.

Ni ne scias, kial Newton ne antaŭenigis ĝin; tiutempe troviĝis malsamaj taksoj pri la preciza longo de la jaro, do eble li ne estis sufiĉe certa kaj ne volis erari.

Andy PEPPERDINE
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andy Pepperdine el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kalendaroj (2)

Walter Klag asertas (MONATO 2015/4, p. 18), ke alia kalendaro noviga kaj preciza eblas, sed li forgesas diri, ke tia kalendaro logika kaj racia jam ekzistas, kaj estis efektivigita. Temas pri la franca respublika kalendaro, kiu estis oficialigita kaj uzata de oktobro 1793 ĝis decembro 1805. Ĝi estis uzata ankaŭ de la Pariza Komunumo inter marto kaj junio 1871.

Tiu kalendaro enhavas dek du tridek-tagajn monatojn, ĉiujn dividitajn en tri tagdekojn, al kiuj ĝi aldonas kvin (aŭ ses ĉe superjaroj) suplementajn jarfinajn tagojn por festi la jarŝanĝon. Ĉu ne plej simpla, plej logika? Malsimile al la proponita kalendaro de Walter Klag ĝi komencigas la jaron en la aŭtuna ekvinokso, kaj forbalaas la septagan malkonvenan semajnon hereditan de prahistoriaj superstiĉoj. En PIV ĝiaj monatonomoj estas jene esperantigitaj: vendemiero, brumero, frimero, nivozo, pluviozo, ventozo, ĝerminalo, florealo, prerialo, mesidoro, termidoro, fruktidoro.

Tamen, konante la obstaklojn, kiujn ni trovas de baldaŭ cent tridek jaroj por adoptigi la internacian lingvon, mi forte dubas, ke la uzo de tia kalendaro venos antaŭ la paso de kelkaj jarcentoj.

Thierry TAILHADES
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Honore kaj kolore

Tre supozeble la legantoj de la papera versio de MONATO rimarkis du esencajn ŝanĝojn lige al la pasintmonata, maja numero. La favora ŝanĝo estis la tutkolorigo de la numero, tiel ke ĝi nun aspektas same kiel la ciferecaj versioj en la formoj PDF kaj ePub. Tiu favora novaspektigo tamen kreis ankaŭ malfavoran kromefikon. Pro la transiro estis bezonata pli da tempo ol la teknika stabo de MONATO antaŭvidis kaj pro tio la maja numero aperis kun granda prokrasto.

Ankaŭ tiu ĉi junia numero atingas vin kun malfruo. Ni tamen certas, ke maksimume post du monatoj via revuo aperos denove ĝustatempe, kolore, kaj honore al vi, niaj legantoj, kiuj meritas tion.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝtato ankoraŭ ne stabila

Post 1991, kiam Makedonio sendependiĝis, la tieaj albanoj esperis, ke ankaŭ ilia politika kaj ekonomia stato pliboniĝos. Tio ne okazis. Sekve albanoj ribelis, aparte post la liberigo de Kosovo en 1999, okazinta danke al trupoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo.

En 2001 eksplodis milito en la okcidenta parto de Makedonio, precipe ĉirkaŭ Tetovo kaj Kumanovo. La ŝtato, dominata de slavomakedonoj, uzis la armeon por subpremi la ribelon kaj por ataki loĝlokojn de albanoj. Denove intervenis la internacia komunumo. Rezulte estis subskribita en 2001 la Interkonsento de Ohrid, kiu donis al albanoj diversajn rajtojn.

La albanoj ekokupis pli da postenoj en ŝtataj institucioj. La albana lingvo fariĝis oficiala en lokoj, kie albanoj konsistigis plimulton, kaj la albanan flagon oni rajtis vidigi okaze de festotagoj. Sed malgraŭ senĉesaj postuloj de albanaj civitanoj, la ĉefaj ekonomiaj instancoj plu restis en la manoj de slavomakedonoj.

Verdiktoj

La ŝtato ne investis tie, kie vivas albanoj kaj limigis laborpostenojn. Severis juĝaj verdiktoj kontraŭ albanoj, kaj centmilo da albanoj ne estis registritaj kaj do ne povis akiri pasporton. Albanojn la ŝtato daŭre diskriminaciis rilate edukadon kaj kulturon.

En 2014 malkontento trafis ankaŭ la slavomakedonojn, aparte opoziciajn socialdemokratojn sub Zoran Zaev. Ne plu tolereblis la volo de la ĉefministro Nikola Gruevski avide arogi al si, simile al Putin en Rusio, ĉiujn povojn.

Krome estis ŝokita la publiko pro tio, ke la ministrejo pri internaj aferoj elspezis 20 milionojn da eŭroj por havigi al si subaŭskultilojn. Kiam malkaŝiĝis la skandalo, albanoj eksciis, ke la ministrino pri internaj aferoj, Gordana Jankulovska, taksas ilin „sovaĝuloj, pro tio oni devas forpeli ilin translimen”.

Tankoj

Tiel, kaj ne hazarde, la ministrejo pri internaj aferoj ĉi-jare komence de majo informiĝis pri neleĝa kunveno de armitaj albanoj en Kumanovo. Tien ĝi sendis dumnokte per 100 busoj 4000 militistojn kun tankoj kaj kanonoj, kiuj pafis kontraŭ civilulaj domoj. Dum 16-hora batalo mortis 8 policanoj kaj 14 ribeluloj kaj la kvartalo estis almenaŭ parte detruita. Multaj civiluloj provis eskapi al suda Serbio, kie loĝas albanoj, aŭ Kosovo.

La registaro deklaris la ribelon subpremita kaj konsentis tute aŭ parte kompensi al tiuj, kies hejmoj estis damaĝitaj. Tamen ne eskapeblas demandoj, kial oni atakis tiel forte kvartalon loĝatan de ĉirkaŭ 20 000 albanoj kaj kial antaŭe oni ne evakuis civilulojn.

Kelkaj argumentis, ke la atako estis ruzo por direkti la atenton for de gravaj politikaj problemoj, inkluzive de subaŭskultado. Ĉiaokaze pro la afero eksiĝis du ministroj: Jankulovska kaj la ministro pri transportado. Tamen plu demandas sin albanoj, kiam vere kaj entute estos aplikata la Interkonsento de Ohrid.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Temoj traktataj

Enmigrado, internacia sekureco kaj energio troviĝis inter la temoj traktataj en majo dum kunsido de la slovaka kaj ĉeĥa registaroj. Aldone ambaŭ registaroj anoncis, ke ili volas plibonigi limregionajn fervojliniojn kaj aŭtoŝoseojn.

Subskribita estas memorando inter la financministerioj por likvidi pruntojn. La kunsido, jam la tria tia interregistara sesio, okazis en la ĉeĥa urbo Valtice. La unua kunsido okazis en 2012, la dua en 2014 en la slovaka urbeto Skalica.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ja ekzistis diplomatiaj rilatoj

Responde al la komento de Julius Hauser pri mia artikolo Sekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj? (MONATO 2015/03, p. 21-22) mi volas klarigi la rilatojn inter Japanio kaj Nederlando dum ĉirkaŭ du jarcentoj, kaj konstati, ke vere ekzistis diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Kompreneble, kiel Hauser rimarkigis, la tiamaj interŝtataj rilatoj ne estis tiaj kiel la nuntempaj difinitaj en la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961). Fakte, inter la tri landoj ekzistis nek ambasadorejoj, nek ambasadoroj laŭ la senco de la Konvencio. Sed, kiel la Konvencio mem menciis en la antaŭvortoj, „... popoloj de ĉiuj ŝtatoj de post la antikvaj tempoj agnoskis la statuson de diplomatiaj agentoj,” en iu ajn tempo. Ekzemple en la moderna tempo ekzistis tiamaj formoj de diplomatio.

En la 17a kaj 18a jarcentoj la Nederlanda Orient-Hinda Kompanio ricevis de la registaro monopolan rajton pri la komerco, sed ankaŭ havis la aŭtoritaton militi, okupi teritorion, emisii monerojn kaj trakti paktojn kun fremdaj landoj en Azio. Tial ankaŭ en Japanio la filio de la Kompanio (la komercdomo) ĉe Deĵima en Nagasaki funkciis komerce kaj diplomatie. La ĉefo de la komercdomo ĉiun jaron vizitis Edo (nun Tokio) kaj ricevis aŭdiencon ĉe la Tokugawa ŝoguno. Precipe grave estas, ke li prezentis al la japana registaro sian raporton pri la tiamaj tutmondaj situacioj, interalie movoj de katolikaj Hispanio kaj Portugalio, kontraŭ kiuj Japanio gardis sin. Do, la komercdomo en Deĵima estis la unusola fenestro, tra kiu Japanio sorbis informojn, sciencajn kaj teknologiajn sciojn de Okcidento.

Fakte, estas sciate, ke dum la jaroj 1811-1816 kiam Nederlando estis okupita de Britio, la nederlandaj flagoj estis oficiale levitaj nur en Deĵima kaj en Elmina Kastelo en la okcidenta Afriko.

Tial konklude, mi opinias, ke tiam Japanio kaj Nederlando havis ne nur ekonomian rilaton, sed ankaŭ, eĉ se maldikajn, solidajn diplomatiajn rilatojn.

Tamen, koncerne Ĉinion, lia komento estas prava, ĉar la rilatoj kun Ĉinio (tiam Qing-dinastio) estis „nur komerco sen diplomatio”. La ĉefa kialo estis, ke la Tokugawa reĝimo havis kompaton al la Ming-dinastio, kiu estis konkerita de Qing en 1644.

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dana abako dolorigas la kapon

Unu el la plej junaj anoj de nia familio – malgranda knabo, kiu iĝis bazlernejano antaŭ nelonge – fieras pri la fakto, ke li kapablas kalkuli ĝis dek du en kvar lingvoj: la skotgaela, la angla, la germana kaj la itala. Li cetere scipovas kalkuli ĝis tre altaj nombroj en almenaŭ du el la menciitaj lingvoj.

Triboj

Lastatempe mi legis, ke, laŭ antropologoj kaj lingvistoj, en kelkaj partoj de la mondo estas eĉ plenkreskuloj, kiuj ne scipovas kalkuli preter kvar aŭ kvin, ĉar iliaj idiomoj ne posedas nomon por pli altaj numeraloj. Laŭ iu raporto ekzistas triboj en foraj regionoj de kelkaj landoj, kiel Aŭstralio, Amazonio kaj Nov-Gvineo, kiuj kalkulas jene: „Unu, du, tri ... multo!”. Preter tiu modesta nombra sistemo ili ne kapablas progresi. Tio tute ne signifas, ke tiuj tribanoj estas stultaj aŭ mense malsuperaj; oni fakte konstatis, ke ili havas vastan konon pri sia medio, inkluzive arbojn, plantojn, bestojn, klimaton kaj geografion. Ili scias, ekzemple, kiuj kreskaĵoj efikas kiel kuraciloj, kiuj estas utilaj kaj kiuj estas venenaj. Entute ili estas perfekte adaptiĝintaj al sia propra ĉirkaŭaĵo kaj al la kondiĉoj de la loka vivo. Al ili ne mankas inteligento, sed en la praarbaro aŭ en la aŭstralia dezerto oni tute ne bezonas pli komplikan matematikon. Iliaj tribaj aŭ familiaj grupoj estas malgrandaj kaj ili havas limigitan aŭ nenian kontakton kun homaj amasoj kaj kun ilia tiel nomata civilizacio.

Civilizuloj

Mi legis monografion pri la aŭstraliaj aborigenoj, verkitan de profesoro A.P. Elkin el la Universitato de Sidneo. Li detale priskribas la ege komplikan sistemon de parenceca klasifikado ekzistantan inter la aborigenoj. Temas pri vasta reto de rilatoj kaj interrilatoj, kiun ili povas bone difini kaj renombri, kvankam ili ne uzas matematikon por tion fari pro la simpla fakto, ke ili ne kalkulas preter la unuaj ciferoj. Ni, sinnomantaj civilizuloj, ne kapablus efektivigi ion tian sen la uzado de elektronikaj komputiloj.

Fingroj

Tre primitiva sistemo de kalkulado konsistas el nombrado de la fingroj de la manoj (certe tio estas la origino de nia dekuma sistemo). Kiam la manoj ne sufiĉas, oni povas aldoni la piedfingrojn. Kelkaj homoj, ekzemple (laŭraporte) la tiel nomata jupna popolo de Papuo, asignas nombrojn al ĉiuj partoj de sia korpo – naztruoj, okuloj, cicoj ktp. En Mez-Ameriko la majaa popolo, kies landon eŭropanoj invadis detruante ilian riĉan kulturon, posedis unu el la plej altgradaj matematikaj sistemoj ĝis tiam konataj. Ilia lingvo antaŭvidis nomojn por ĉiuj numeraloj, kaj ili povis nombradi almenaŭ ĝis pluraj milionoj. Pro tio ili sukcesis fari mirinde ekzaktajn astronomiajn kalkulojn.

Prononco

La plimulto de la eŭropaj popoloj uzas la dekuman sistemon, kvankam ne tute kaj ne ĉiam konsekvence. En la plimulto de la hindeŭropaj idiomoj la kalkulado similas tiun de la klasikaj lingvoj, kies numeraloj havas rilaton kun tiuj de la sanskrita. Ekzemple, la unuaj dek numeraloj en la hindustana (hinda-urdua) estas la jenaj: ek, do, tin, char, panch, chhah, sat, ath, nau, das. Ili evidente havas la saman originon, kiel la plimulto de la idiomoj ankoraŭ parolataj en Eŭropo (la ĉefaj esceptoj estas la finna, la estona, la hungara, kvankam ekzistas ankaŭ aliaj). Cetere rimarkindas, ke la pragrekaj numeraloj estas nemulte ŝanĝitaj (malgraŭ iom da simpligoj kaj modifoj rilataj al la prononco) en la novgreka.

Subtraho

La latina nombra sistemo (unus, duo, tres ktp) similas la grekan, sed estas malpli perfekta. Post la numeralo decem sekvas undecim, duodecim, tredecim ktp, sed tiu logika nombrovico estas interrompata de duodeviginti, undeviginti („dudek minus du”, „dudek minus unu”), kiuj iomete komplikas la ordon por junaj lernantoj kaj devigas ilin fari subtrahon (kio, aliflanke, ja ne estas malbona afero!).

Poezio

La Esperantaj numeraloj estas tute logikaj, kiel la grekaj, dum la ĝermanaj idiomoj iomete inversigas la ordon; ekzemple, anstataŭ la Esperantajn dek tri, dek kvar ktp, la germanoj diras dreizehn, vierzehn, kaj la angloj thirteen, fourteen („tri kaj dek”, „kvar kaj dek”). Cetere, nesimile al la Esperantaj dudek unu, dudek du, la germanoj diras einundzwanzig, zweiundzwanzig (komparu la fruajn anglajn one and twenty, two and twenty, ankoraŭ troveblajn en poezio).

Kompatindaj infanoj

La francoj saĝe sekvas la decimalan sistemon (do bazitan sur 10) ĝis la numeralo soixante (sesdek), sed poste ili ial devigas la kompatindajn infanojn ŝanĝi al sistemo dudekuma, alivorte bazitan sur 20, tiel ke oni havas: soixante-dix („sesdek dek”), quatre-vingts („kvar dudekoj”), quatre-vingts-dix („kvar dudekoj plus dek”). La franclingvanoj en Belgio kaj Svislando ja pli racie uzas la decimalajn numeralojn septante, octante, nonante.

Konfeso

Mi devas konfesi, ke ni mem, kiuj en nia familio parolas la skotgaelan lingvon, ne rajtas plendi pri la dudekuma sistemo, ĉar ankaŭ ni uzas ĝin. Ĝis la numero dek estas nenia malfacilaĵo. Ni kalkulas: a h-aon, a dha, a tri, a ceithir, a coig, a sia, a seachd, a h-ochd, a naoi, a deich (mi ellasis la akcentojn – ankaŭ ĉe la hindustana antaŭe –, ĉar ili ne gravas). Tamen, post dudek (fichead en la gaela), la afero iom komplikiĝas. Ĝi iĝas: „dudek dek”, „duoble dudek”, „duoble dudek plus dek” (aŭ ankaŭ „duoncent”), „trioble dudek”, „trioble dudek plus dek”, „cent”. Tamen, antaŭ nelonge, la edukadaj instancoj en Skotlando enkondukis pli facilan decimalan sistemon de la gaela nombrado similan al tiu en la moderna irlanda lingvo, kaj nur ĉi-lasta estas nun instruata al niaj infanoj.

Mallongigoj

En la islanda kaj en ĉiuj skandinavaj lingvoj, krom la dana, oni uzas decimalan sistemon de kalkulado. Eĉ en la norvega, kiu en la tempo de Ibsen estis apenaŭ distingebla de la dana kaj estis konata kiel „dananorvega”, la numeraloj estas nun decimalaj. Sed – pro iu (por mi) nekomprenebla kialo – ekde la numero dudek la danoj nuntempe kalkulas tute malsame ol la ceteraj eŭropanoj, jene: tyve, tredive, fyrre, halvtreds, tres, halfjerds, firs, halvfems, hundrede. Se mi bone komprenas, la tieaj numeraloj laŭvorte signifas aferojn kiel: mallongigon de duoble dek, trioble dek, mallongigon de kvaroble dek, dudek kaj duono de trioble dudek, mallongigon de trioble dudek, trioble dudek, trikajduon-oble dudek, kvaroble dudek, kvarkajduon-oble dudek kaj cent ... Ne surprize do la dana ne iĝis mondolingvo.

Proverbo

La 807a proverbo en la zamenhofa Proverbaro estas Kalkuli muŝojn. Kalkulu muŝojn, se vi volas, sed ne en la dana!

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

3-14-15: la jarcenta pi-tago estis celebrita

Kio okazis sabaton la 14an de marto 2015, je la horo 09:26:53? Kaj kion vi estis faranta tiumomente? Se oni hazarde starigos al vi tian demandon, bonvolu respondi sincere, tute ne timante, ke temas pri triagrada enketado. Verŝajne via interparolanto treege ŝatas matematikon kaj volas nur ekscii, ĉu vi estas informita pri la ekzisto de originala festo: tiu de pi (la konstanto π).

Jam de pluraj jaroj fakuloj rigardas la 14an de marto kiel oficialan pi-tagon. Kaj ne povas manki, en la nuna teknologia epoko, aparta retejo dediĉita al la okazaĵo: http://www.piday.org/. Estas cetere rimarkinde, ke la ĉi-jara 14a de marto estis la plej grava pi-tago de la jarcento: fakte unuafoje ene de cent jaroj (la venonta fojo estos en la jaro 2115) oni povis envicigi la unuajn dek ciferojn, kiuj estigas la konstanton π: 3,141592653. Oni pensu pri la jeno: 3 (tria monato, marto), 14 (tago), 15 (jaro), 9 (horoj), 26 (minutoj), 53 (sekundoj). Estas facile imagi, ke plejaj fanatikuloj zorge atendis eĉ la sekund-milonon 589 (3,141592653589) kaj klopodis malkorki botelon de ŝaŭmvino ĝuste en tiu momento, sed grandaj matematikistoj mem kiel Arkimedo el Sirakuzo (kiu pritraktis la temon en sia verko Pri la mezurado de cirklo, latine: Dimensio circuli) aŭ Pitagoro tian fanatikecan nivelon verŝajne ne atingus.

Relativeco

La pi-tago estas festo komenciĝinta en 1988 en la usona urbo San-Francisko laŭ iniciato de la fizikisto Larry Shaw: li volis trovi apartan daton dediĉendan al la celebrado de matematiko (scienco, kiu ne ofte trovas kialojn por esti solenata). La 14a de marto estas cetere ankaŭ la naskiĝdatreveno de Albert Einstein (la aŭtoro de la teorio de la relativeco): sendube tiu koincido mem ludis gravan rolon por la elekto de la koncerna dato. Iom post iom la okazaĵo fariĝis populara en kaj ekster Usono. Rezulte de tio abundas nuntempe en la tuta mondo la aranĝoj organizataj por celebri la pi-tagon.

Konkurso

En Usono, kie la festo estas plej atendata kaj solenata, oni en pluraj urboj organizas kuradon, kie oni devas laŭiri 3,14-mejlan (5503-metran) distancon, dum kelke da krakmanĝejoj kaj restoracioj proponas menuojn je la simbola kosto de 3,14 dolaroj. Tiaj iniciatoj jam multobliĝas ankaŭ en Eŭropo: ekzemple en la itala urbo Udine estis aranĝita ĉi-jare konkurso, en kiu gajnis premion tiu, kiu kapablis enmemorigi kiel eble plej multe da decimaloj post la komo. La okazaĵo ŝajnas cetere esti inspirita de la historio rakontita en la libro Born on a blue day (Naskiĝinta en blua tago) fare de Daniel Tammet: temas pri la historio de juna handikapulo, kiu lernas parkere dekmilojn da ciferoj, kiuj estigas la konstanton π.

Tortoj

Oni fine priatentu tion, ke en Usono „pi” estas prononcata „paj”, ekzakte same kiel la angla vorto „pie” („kuko, torto”). Jen la motivo, pro kiu en Usono oni trovas pli kaj pli ofte la 14an de marto tortojn pi-dekoritajn. La festo mem jam estas neeskapeble ligita tie kun la koncepto de torto, kiu aliflanke estas mem cirkla, kio siavice referencas kaj honoras la konstanton π.

Roberto PIGRO
estas la redaktoro de la rubriko Scienco kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekstremaj veter-fenomenoj obliĝas

Lastatempe televidaj kaj radiaj novaĵoj tre ofte komenciĝas per avertoj pri neordinara vetero: printempe ciklono kun ŝtormo kaj fulmoj, somere varmego aŭ tajfuno, aŭtune tajfuno, vintre neĝfalego aŭ frosto. Sekvas avertoj pri rezultontaj inundo, terfalo, trafika interrompiĝo kaj damaĝoj por homoj kaj domoj. Fakte, en ĉiu sezono atakas senprecedenta pluvego aŭ neĝfalego iun lokon nepretan. Tian pluvegon oni nomas gerila pluvego. Tiun ekstreman veteron kaj tiun klimatoŝanĝon dum la lasta jardeko multaj japanaj meteologoj atribuas al la tiel nomata tutmonda varmiĝo. Precipe ili koncentriĝas sur la altiĝon de la temperaturo en la akvoj de la maroj Filipina kaj Japana.

Anticiklono

Estas fakte malfacile science pruvi ligitecon inter unuopaj ekstremaj veteraj okazaĵoj kaj plivarmiĝo. Sed la japana subministerio pri meteologio anoncis, ke dum la lastaj 100 jaroj la temperaturo de la marakvo ĉirkaŭ Japanio ja plialtiĝis je 1,07 gradoj celsiaj. En februaro 2014 la temperaturo meze de la Filipina maro estis pli varma je 0,5 gradoj celsiaj ol kutime. La alta temperaturo daŭris ankoraŭ en la somero, kiam altiĝis la mara temperaturo ĝis ĉirkaŭ 30 gradoj celsiaj, varmigante kaj kreante fortan aerfluon suprenirantan. Male sur la proksima maro de Japanio aerofluo malsupreniris, fariĝante altaerpremo (anticiklono) kaj kovrante la tutan japanan insularon: tie estis sekve tropika varmego tutlande.

Varmofrapo

Tia – varmega – somero jam estas normala fenomeno en Japanio. Rezulte, ĉiujare oni spertas varmofrapon, kaj multaj mortas. Kvankam la preciza nombro de mortoj pro varmofrapo en 2014 ne haveblas, antaŭ 1993 la averaĝa nombro estis 67 jare, sed post 1994 ĝi estis 492 jare. En 2010 la mortintoj atingis 1 745 unuojn. En 2013, cetere, pli ol 408 000 personoj ricevis medicinan kuracadon pro varmoatako.

Marsurfaco

Laŭ la 5a taksa raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo aŭ ISKŜ, plivarmiĝo povos malmultigi la ekeston de tropikaj ciklonoj, sed, se ĉi-lastaj iam re-ekaperos, ili povos kreski ege fortaj kaj furiozaj. La kialo? Kiam la supra aero varmiĝas kaj la varmdiferenco kun tiu de la marsurfaco malmultiĝas kaj la aeramaso stabiliĝas, tiam maloftiĝas la ekestiĝoj. Dume, varma vaporo pligrandigas la energion en la aeramaso kaj gigantigas la ciklonojn. Tiu hipotezo eble klarigas la ekeston kaj la fortecon de kelkaj gigantaj tropikaj ciklonoj, kiuj lastatempe frapis Vanuatuon, Filipinojn kaj Japanion.

Retropaŝado

Do, ĉu la varma aeramaso sur la maro alportos varman vintron al la japana insularo? Parte jes, ĉar la averaĝa temperaturo dum vintro iom plialtiĝas. Sed problemo pli serioza estas, ke aeramaso kun multe da vaporo facile faligas neĝon: ofte ciklonoj alportas neĝegon kaj neĝoŝtormojn.

Oni vaste konscias, ke Japanio pro la tutmonda varmiĝo alfrontas apartan riskon, inkluzive de inundoj, alta tajdo, tornadoj, senpluveco, malmultiĝo en la fakoj de agrikulturo kaj fiŝkaptado pro la detruo de la ekologia sistemo. Tial ankaŭ la japana registaro, en la kadro de Konferenco de UN pri klimatoŝanĝo, agadas kaj provas redukti la enaerigon de karbona dioksido.

Tamen, kiam la japana registaro ĉe la konferenco okazinta en Pollando en 2013 (COP19) publikigis sian mezvojan celon ĝis 2020, nome redukton je 3,8 procentoj kompare kun tiu de 2005 (fakte plimultiĝo je 3,1 procentoj kompare kun 1990), multaj registaroj kaj neregistaraj organizaĵoj iritiĝis kaj kritikis Japanion. Ĉar tiu celo estis klara retropaŝado. La nerezoluta konduto de la japana registaro baziĝas sur la fakto, ke ĝi daŭre intencas dependi de nuklea energio, sed ankoraŭ ne povas decidi la proporcion inter la tuta energio kaj la nuklea.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Engaĝiĝo ne mankas por savi la manksan

Antaŭ multaj jaroj ni ricevis en nia hejmo viziton de rimarkinda homo. Temis pri Brian Stowell [brajan stoŭel], manks-insulano kaj tiam unu el la ege malmultaj parolantoj de la loka lingvo. Ĝi iam estis la ĉiutaga idiomo de la tuta loĝantaro de la insulo, sed, ekde ĉirkaŭ la lastaj jardekoj de la 20a jarcento, ĝi estis rigardata kiel formortinta lingvo. Ni konversaciis uzante miksaĵon de niaj respektivaj keltaj lingvoj, li en la manksa, ni en la parenca skot-gaela, kaj ni pli-malpli interkompreniĝis.

Kruroj

La manksa insulo, kies areo estas 572 kvadratkilometroj kaj kies loĝantaro estas proksimume 76 000, situas meze de la Irlanda Maro, inter norda Anglio kaj la irlanda respubliko. Ĝi neniam iĝis parto de la Unuiĝinta Reĝolando de Britio, nek estas regata de la brita parlamento, kies dekretoj ĝenerale ne validas sur la insulo. Ĝia statuso estas priskribita en la angla lingvo kiel Crown Dependency, tio estas teritorio sub la aŭtoritato de la brita monarkio. Tial ĝi posedas siajn proprajn leĝojn, parlamenton, monon, flagon (ruĝan, kun bizara simbolo estigita de tri kunigitaj homaj kruroj) kaj nacian himnon (Arrane Ashoonagh dy Vannin, kiu tradukeblas kiel „Manksa Insulo nia Naskiĝa Lando”). La oficialaj lingvoj tie estas la angla kaj la manksa. La insulo ne estas membro de EU. Ĝia nomo en la manksa estas ManninEllan Vannin.

Asocio

La manksa lingvo (sinnomanta Gaelg Vanninagh) formortadis dum la 20a jarcento kiel unua lingvo, sed poste revivigis ĝin lingvoaktivistoj. Ĝia plej proksima parenco estas la skot-gaela lingvo. La manksa, samkiel la skot-gaela, estis iom influita de la antikva skandinava, sed ĝia deveno estas tute kelta. Ankoraŭ en la 18a jarcento ĝi estis lingvo vivanta, kun ĉirkaŭ 20 000 parolantoj – preskaŭ la tuta tiama loĝantaro de la manks-insulo. Tio ŝanĝiĝis ekde 1765, kiam la Brita Reĝolando ĝin aneksis kaj dum pli ol 100 jaroj subpremis la lingvon. En 1899 estis fondita, por la konservado de la lingvo, Yn Cheshaght Ghailckagh (la manks-gaela asocio). La lingvon parolis kiel gepatran lingvon nur kelkaj homoj en la 1930aj jaroj. Esplorantoj klopodis trovi ankoraŭ homojn parolantajn ĝin, sed ilia nombro estis en 1946 ne pli ol 20 personoj. En la 1950aj jaroj la asocio komencis surbendigi la originan prononcon. Laŭraporte, la lasta denaska parolanto de la lingvo, nome Ned Maddrel, mortis en 1974.

Gasto

La plej elstara korifeo de la revigligo estas sendube Brian Stowell, la sama viro, kiu estis nia gasto antaŭ longe, kiam ni estis freŝe geedziĝintaj. Dum jaroj ni ne plu aŭdis ion pri li, sed iutage mi legis gazetaran raporton pri grava evento, okazinta sur la manksa insulo, kiu rilatis al Brian. Ĝi informis, ke en 2010 la manksa parlamento aljuĝis al li la plej altan honoron pro liaj rimarkindaj kontribuaĵoj al la manksa kulturo. Kiam li estis juna, li iĝis flua parolanto de la insula lingvo kaj surbendigis la voĉojn de maljunaj ankoraŭ ekzistantaj denaskaj parolantoj. Plie, li regis la parencan irlandan lingvon kaj tradukis irlandajn lingvokursojn por instrui la manksan. En 1990, Stowell publikigis manksan tradukon de la infana libro Alico en Mirlando kaj, en 2006, estis eldonita lia libro Dunveryssyn yn Tooder-Folley („La vampiraj murdoj”), la unua plenlonga romano en la manksa. Li plurfoje partoprenas elsendojn de la manksa radio. Li havas la statuson de Yn Lhaihdir („Legisto” aŭ „Leganto”) de la manksa parlamento.

Lernejo

Dumtempe la nombro de la parolantoj kreskis ĝis kelkaj centoj. La personoj, kiuj parolis la lingvon kiel duan lingvon, estis en 1991 jam 634 el ĉirkaŭ 80 000 loĝantoj. Ekde tiu jaro estas rimedoj por ke ĉiu lernanto studu la manksan lingvon kiel duan lingvon. Jam en la unua jaro vizitis la kursojn 1 400 lernantoj. Nun troviĝas eĉ personoj, kiuj parolas la manksan (kune kun la angla) denaske. La plej aĝa el ili en 2005 havis 14 jarojn. La baza lernejo Bunscoill Ghaelgagh en la urbo Saint John’s estas la sola lernejo en la mondo, kie la lecionoj okazas sole en la manksa lingvo kaj kie la infanoj lernas flue paroli ĝin. De tie la lernantoj povas progresi al mezlernejo (angle: High School), kie ili povas ekde la aĝo de 12 jaroj plustudi la manksan, por akiri la ĝeneralan duagradan atestilon pri edukado en la insula lingvo. Oni konstatis, ke tiuj, kiuj estas dulingvaj, pli rapide kaj facile lernas fremdajn lingvojn.

Literumado

Bedaŭrinde, kiam la Biblio (bazo de la literatura lingvo por multaj lingvoj) estis tradukita manksen (la verko estis plenumita en la jaro 1772), la klerika komitato, kiu entreprenis la taskon, elektis literumadon, kiu imitis la nekonsekvencajn kaj netaŭgajn konvenciojn de la skribita angla lingvo, kun iom da influo el la skribita kimra (ekzemple koncerne la uzadon de la litero y) kaj kun la adopto de la unika kombinaĵo çh, kiu respondas la sonon „ĉ”. Ĝi tute malsimilas la keltan ortografion de la skot-gaela aŭ de la irlanda, do, kvankam parolantoj de la aliaj variantoj de la gaela lingvo kapablas iom kompreni la parolatan lingvon, ili tute ne sukcesas legi tekstojn en la manksa, krom post longa alkutimiĝo al ĝia kurioza literumado. Mi iam menciis tion al Brian, kaj li konsentis, ke la irlanda ortografio, aŭ tiu de la simila skot-gaela, estus multe pli konvena. Unuavide la ortografio de la aliaj gaelaj idiomoj povas ŝajni stranga kaj nefonetika, sed ĝi posedas internan logikon, kiu tute mankas en la manksa skribsistemo. Por esplorantoj de la keltaj lingvoj la manksa literumado estas grava obstaklo, ĉar – kiel ĉe nekonataj vortoj kaj nomoj en la angla lingvo – oni neniam povas esti certa pri la efektiva prononco de manksa vorto. Por plie malfaciligi la legadon de la manksa, en tiu lingvo – same kiel en la ceteraj membroj de la gaela familio de keltaj idiomoj, nome la irlanda kaj la skot-gaela – preskaŭ neniu sono respondas aŭ konformas al sonoj de la angla lingvo, kiu apartenas al tute alia lingva familio: la ĝermana.

Testamento

Mi supre asertis, ke neniu, kiu ne studis la manksan, kapablus legi ĝin, sed en unu sola okazo mi sukcesis kompreni mallongan frazon en tiu lingvo. Iam, kiam mi profesie laboris kiel tradukisto, advokato petis, ke mi traduku kelkajn manksajn vortojn, kiujn li trovis en la teksto de la testamento de forpasinta kliento. Feliĉe mi povis, sed tio estis escepto. Longaj tekstoj en la manksa restas por mi volapukaĵo. Tamen mi tute ne deziras, ke miaj asertoj malinstigu iun ajn lerni kaj uzi la interesan lingvon de la bela manksa insulo!

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Limoj de lingvo, limoj de mondo

Antaŭ nelonge okazis memorsolenaĵo okaze de la 70a datreveno de la liberigo, okazinta la 29an de aprilo 1945, de la iama koncentrejo Dachau [daĥaŭ] fare de usonaj trupoj. Dum tiu ceremonio mi spertis strangan kaj pensigan utiligon de lingvoj. Unue, spite al la multeco de lingvoj reprezentataj de la ĉeestantaj partoprenantoj, oni preferis paroli la anglan, kio verdire okazas kutime kaj miavide tro ofte. Sed estas io plia, kion mi rimarkis.

Okaze de la memorsoleno, kiu ĉi-jare estis plenumita la 3an de majo, venis multnaciaj postvivintoj kaj veteranoj de la iamaj liberigaj usonaj trupoj. Ĉiuj estas nun maljunegaj kaj venis kun parencoj, gefiloj, genepoj kaj amikoj. Dachau estis modela koncentrejo, precipe por anoj de la rezist-movado, sed ankaŭ por translokitoj el aliaj kampoj kaj por militkaptitoj: poloj, judoj, francoj kaj aliaj el multaj landoj.

Kapaŭdiloj

Tial la organizantoj preparis instalaĵon kun kapaŭdiloj, per kiuj oni efektivigos interpretadon de la diversaj paroladoj en plurajn lingvojn, interalie en la germanan (por ke la amaso de germanaj ĉeestantoj komprenu la parolojn de eksterlandaj eminentuloj, veteranoj kaj reprezentantoj de diversnaciaj asocioj), anglan, francan, polan, rusan kaj hebrean. Kvankam Dachau ne estis eksterma ejo kiel la koncentrejo de Treblinka, Aŭŝvico (Auschwitz, Oświęcim) kaj kelke da aliaj, tie ja suferis sennombraj judoj. Pro tio, ĉiujare, atingas ĝin multaj judoj el diversaj landoj kun la celo partopreni la solenaĵon.

Informa ŝildo tiutage indikis, en kiu kanalo oni povas aŭskulti kiun lingvon, ekzemple: Deutsch Übersetzung - Kanal 1, English Translation - Channel 2, Polskie Tłumaczenie - Kanał 3, Перевод на русский язык - Канал 4, Hebrew Translation - Channel 7. Mi demandis min, kial oni skribis la informon pri la hebrea anglalingve: fakte ĉeestis ne malmultaj judoj el Israelo, kaj antaŭe ĉe la apudaj juda preĝejo kaj memorejo oni estis aŭdinta kaj la germanan kaj la jidan kaj la hebrean lingvojn. Do ne mankis tradukistoj, kiu povus traduki tiun linion.

Hegemonio

Nun mi pensas pri citaĵo el la aŭstra filozofo Ludwig Wittgenstein [ludvik vítgenŝtajn], kiu skribis en sia Tractatus logico-philosophicus, ke „la limoj de mia lingvo signifas la limojn de mia mondo”. Fakte montriĝas, ke la limoj – aŭ, se ni volas, la disvastiĝo – de iu lingvo montras samtempe la teritorion de iu regno aŭ imperio. Tiel estis dum la antikva erao kaj tiel estas ankaŭ nuntempe.

Efektive la angla lingvo (kaj la usona kulturo) estas ĉie ajn. Eĉ germanlingvaj ŝoforoj de aŭtomobilaj vetkuradoj parolas kun germanaj inĝenieroj en la angla lingvo. Germanaj sportistoj uzas ofte en intervjuoj la anglan lingvon kaj preskaŭ ĉiuj kantistoj kaj kantistinoj kantas kantojn kun anglalingvaj tekstoj; iliaj nomoj kaj grupnomoj mem estas, cetere, pruntitaj el la angla. Simile kuracistoj parolas latinlingve pri malsanoj kaj organoj. Unuflanke, tiu sistemo iel ebligas mondvastan interkompreniĝon, aliflanke tamen ĝi montras superregadon aŭ hegemonion de la romia imperio (tradicie) kaj de Usono (nuntempe).

La filozofo miaopinie pravas. La limoj de lingvoj ne nur limigas aŭ plivastigas nian personan horizonton, sed ankaŭ montras la potencon kaj la vastan influon de imperioj.

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel la aliaj

„Ni estas fremduloj ĉi tie. Ni adaptiĝu.”

„Rigardu la aliajn, kaj agu tiel, kiel ili agas.”

Nun mi staras sola inter la aliaj. Hodiaŭ estas la unua tago. Tiu nova loko estas granda korto. Staras multaj uloj ĉi tie. Ili ne parolas, ili nur staras dise en la vasta korto. Ili ŝajnas malĝojaj. Mi vidas unu, kiu eĉ ploras. Ĉu iu mortis? La etoso estas plena je malĝojo. Mi sentas ĝin. Pro tio mia brusto premiĝas, mi iomete penas spiri.

Subite, ekaŭdiĝas fortega, sibla sonoro. Paniko trafas min. La bomboj tuj falos, necesas kuri kelen! Sed la aliaj ne kuras. Ili estas tre kuraĝaj. Ili kviete paŝas al la rando de la korto kaj eniras pordon. Mi sekvas la vicon. Ni ne malsupreniras al kelo, ni eniras grandan ĉambron.

Tiu ĉambro plaĉas al mi, ĝi estas hela, kun buntaj muroj. Ni ĉiuj sidiĝas. Dolĉa muziko plenigas la ĉambron. Mi tute forgesas la bombojn, la danĝeron. Ina voĉo ekkantas, kaj ĉiuj kunkantas. Mi ne komprenas la vortojn de la kanzono, tamen ankaŭ mi provas kanti.

Silentiĝas. Granda ulino malfermas libron kaj laŭtlegas. Mi ne komprenas tiun lingvon. Plaĉas al mi ŝia harmonia voĉo. Longe daŭras la legado. Mi enuas. Miaj kruroj ŝatus moviĝi.

Denove ekas la forta sonoro. Mi ne plu timas ĝin. Neniu ŝajnas timi ĝin. Ni revenas eksteren, en la grandan korton. La uloj disiĝas. Ili ne plu malĝojas, ili grupigas sin, kunparolas, kelkaj krias aŭ ridegas.

Eta ulino alparolas min, per afabla tono. Mi ne komprenas, mi nur ridetas al ŝi. Pro sia ruĝa robo, ŝi aspektas kiel floro. Ŝi odoras je sapo. Mi ŝatus tuŝi ŝian brilantan hararon. Ŝi ripetas sian frazon. Mi daŭre ridetas al ŝi. Ŝi paŭtas, deturniĝas kaj foriras.

Ulo kuras kriante. Li alproksimiĝas, ekpuŝas min. Mi falas teren. Tuj li frapas min. Li krias, ripetante ĉiam la saman vorton. Certe insulto. Kial li koleras? Ĉu pri la etulino? Kial li batas min? Doloras min la kapo. Mi timas. Neniu interesiĝas, neniu rigardas nin. Ĉu oni kutimas bati unu la alian ĉi tie? Subite mi memoras: „faru kiel la aliaj”. Mi ekstaras, mian koron plenigas granda kolero. Mi frapas, frapas denove lian vizaĝon. Li forkuras. Nu, bone.

Ĉiuj reeniras la ĉambron. Nun, la granda ulino parolas. Mi rigardas ŝin. Mi ŝatas ŝian rideton, ŝiajn pacajn gestojn. Ŝi fingromontras la ŝrankojn en la ĉambro. La aliaj malfermas la ŝrankojn, deprenas objektojn, kaj manipulas ilin. Mi neniam vidis tiajn objektojn. Mi ne komprenas, pri kio temas. Ili koncentriĝas pri tio. Devas esti io serioza. „Faru tiel, kiel la aliaj”, mi memoras. Do mi manprenas du strangajn objektojn kaj movas hazarde miajn manojn.

Tempo pasas. Neniu rigardas min. Mi lasas la objektojn kaj iras al muro. Mi rigardas la muron. Estas multaj fendetoj en la muro. Ili aspektas kiel maldikaj desegnaĵoj. Mi rigardadas. Formiĝas bildoj de arbobranĉoj, de flugantaj birdoj.

La forta sonoro pelas nin en la korton. La granda pordo de la korto nun estas malfermita, ekstere vidiĝas la strato.

Ĉiuj rapide eliras tra la granda pordo. Mi sekvas ilin. Mi ekvidas Panjon, mi kuras al ŝi, ni brakumas.

En ŝiaj brakoj mi flustras en ŝian orelon. „Panjo, mi ne ŝatis la lernejon. Mi ne plu iru tien.”

Laure PATASD'ILLIERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tre bonvena verko, sed ...

Pri la unua mondmilito en Nederlando relative malofte ion oni aŭdas aŭ legas. Nia tiuepoke eble plej fama aŭtoro, Louis Couperus, el la urbo, kie en Germanio li esperis fari brilajn raportaĵojn pri la heroa militado por sia haga taggazeto, verkis pri ĝi iom nostalgie kaj kun seniluziiĝo. Post nelonge li reiris hejmen, al Hago.

Tamen la Granda Milito, kiel prave oni titolis ĝin plurlingve, meritas pli da atento. Tial do estas tre bonvene, ke aperis In Flanders Fields de Herwig Verleyen el Bruĝo, kiu en Toronto fariĝis doktoro honoris causa pro sia multjara dediĉo konigi la verkon kaj vivon de John McCrae en Flandrio. Prave oni donis pro ĉi tiu In Flanders Fields al li la premion de la Asocio de Flandra-Naciaj aŭtoroj.

En la libro troveblas, laŭ mi, ĉio, kion en tia libro oni povas serĉi: la familio de John McCrae, ambaŭ gepatroj (la patrino eĉ legis latine kaj greke!), liaj gefratoj, la familia heredaĵo: estis tradicia tiufamilie la devo servi la patrolandon, sin dediĉi al la apuduloj kaj okupiĝi pri poezio. Ĉiuj tri fadenoj en John kuniĝis: li fariĝis militisto – kun ĉiam pli altaj rangoj, kuracisto – ankaŭ ĉiam pli altrange, kaj poeto, finfine internacie fama, eĉ se nur pro unu poemo.

Militaj spertoj

Liaj unuaj militistaj travivaĵoj, 1899-1901, estis en la milito inter la brita kolonia imperio kaj la sendependiĝemaj buroj. Pro la granda impreso, kiun multloke vekis la prezidanto de la buroj, Paul Krüger – en sia bonvolveka migrado laŭ eŭropaj kortegoj kaj parlamentoj –, kaj pro la relative multaj gazetaj raportaĵoj pri la britaj unuaj koncentrejoj de la mondo, multaj homoj en Eŭropo certe spertis tiun militon multe malpli favore ol John McCrae, kiu vivis la britan flankon. Poste en Montrealo John McCrae rapide avancis kiel kuracisto, laboris pri nekropsioj, pri patologio, pri kontaĝaj malsanoj – instruis, verkis studlibrojn ktp. Ankaŭ poemojn fojfoje li aperigis.

En 1914 sekvis Flandrio. La germanaj trupoj, kontraŭe al ĉiu militjuro, ekuzis venengason: la linioj ambaŭflanke apenaŭ milimetrojn moviĝis. Mortis milionoj da homoj. Terura buĉado – John McCrae prizorgis vunditojn, akompanis mortantojn. Tiutempe li verkis sian plej faman poemon In Flanders Fields. Manskribaĵon en la libro oni vidas.

Verleyen detaleme provas montri la ekzaktajn datojn kaj ankaŭ tion, kio plejfunde instigis lin al la verkado ĝuste tiumomente. Post tio li rezonas, kiuj ecoj de la poemo kaŭzis, ke ĝuste ĉi tiu fariĝis la blazona poemo pri la unua mondmilito.

La poemo mem

Kelkaj etaj ĉapitroj montras la postan historion: malsaniĝo de John McCrae kaj morto. Tiam venas pluraj reagaj poemoj al ĉi In Flanders Fields en la angla, plus kelkaj tradukoj en Esperanton.

La dua parto de la libro enhavas plurajn „Rememorojn” pri la aŭtoro kaj la poemo. La tuton sufiĉe trafe ilustras diversaj fotoj. Entute tre inda libro pri fame konata poemo, kiu pripensigas pezajn momentojn el nia homa historio.

Tamena bedaŭro

Pri la traduko kelkfoje mi ne povas fieri: eble plej ĝene estas, ke por la angla larks oni prenas, eble pro sonimito, la vorton „lariksoj”, sed, kiel sciate, tiaj arboj ne flugas. Ankaŭ enestas kelkaj aliaj lingvaj eraretoj, „preĝejo” (konstruaĵo) por „eklezio” (institucio), „presbitera” („presbitero” estas homo; vidu PIV) por „presbiteriana”, fojfoje „lia”, kie konvenus „sia”, sed, kutime, la eraretoj ne donas kialon miskompreni.

Tamen, la tradukinton mi dankas, ĉar li havigis al nia publiko valoran atestaĵon pri inda poemo pri tiu terura unua mondmilito.

Gerrit BERVELING
Herwig Verleyen: In Flanders Fields / En Flandraj kampoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2015. 70 paĝoj, binditaj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La lastaj tagoj de Lillo

La minuto preskribita por la sturmo estas sciencfikcia romano. Ĝin verkis la franco Jérôme Leroy ja en la franca lingvo. La originalo La Minute prescrite pour l'assaut publikiĝis en 2008, kaj la elfrancigo, de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil, aperis en 2014 per la Eldona Fako Kooperativa de SAT, la eldona fako de la sennaciisma organizaĵo. La sama paro, per la sama eldonejo, publikigis en 2010 alian elfrancigon, same sciencfikcian, de la sama aŭtoro: Sonĝoj de kristalo. Tiu de 2010 estas, tamen, nur 90-paĝa novelo, 15,5 centimetrojn alta kaj 11,5 centimetrojn larĝa, dum tiu ĉi de 2014 estas 328-paĝa romano, 20 centimetrojn alta kaj 13 centimetrojn larĝa.

Okazis dum tepida lundmateno. Mi estis en laborejo, kiam la telefono sonoris. Alvenis korespondaĵo al vi, informis mia laborkolegino. Mi iris al la malsupra etaĝo kaj prenis la korespondaĵon. Mi tuj malpakis ĝin kaj jen! Kiom bela ruĝa-griza kovrilo kun titolo en nigraj literoj, bone emfazitaj sur blanka fono! Mi foliumis la libron, kaj mi ŝatis ankaŭ la internon. Mi eĉ montris ĝin al mia kolegino kaj per spontana alparolo, sen celo treni ŝin al la verda sekto, klarigis, responde al ankaŭ spontane estiĝinta demando, kio estas Esperanto.

Ĉiutagaĵoj

Tia eldonaĵo, kiun tiumatene mi ricevis, apartenas al tiaj, kiujn ni portu enmane, se ni volas porti pruvon pri la vivanteco de la lingvo, ĉar en la romano troveblas ĉiutagaĵoj bone konataj de nuntempuloj, kiaj estas, ekzemple, la retpoŝtaĵoj, kies bitajn kestojn, pro longa malĉeesto de la uzantoj, fojfoje plenigas la spamoj proponantaj, inter aliaj gravaj aferoj, la interesan servon igi „plilongigi sian penison” (paĝo 155). La libro estas aktualega romano laŭ la publikigo- kaj pres-datoj kaj temaro. Bonimpresas la kovrilo, la bindo, la folioj kaj la sobra ena redakto de la teksto. Preseraroj malabundas.

Mislego

Mi konfesas, ke, je la unua fojo, kiam miaj okuloj rapide tralegis la priskribon de la libro, kiu troviĝas sur ĝia dorso, kaj kiu ne estas alio ol la komencaj alineoj de la romano, mi, misgvidite de mislego, komprenis, ke „Kleber renkontis Saharon iom antaŭ la fino de la mondo”, kiam vere temis pri „... renkonti Sarahon ...‚. Miaj okuloj vidis dezerton, kie devus esti virino. Kaj al la prepozicio ’antaŭ” mia cerbo donis lokan signifon anstataŭ tempan. Pro tiu unua romanlinio, mi ekimagis viron, kiu ekkonis la afrikan dezerton tie, en iu fora, mondfina loko, en loko malproksima de ĉio en la mondo, eble viron starantan sur sahara duno kun mallarĝaj okulkomisuroj, kiuj klopodas vidi fore.

Krome, la librokovrilo (kvankam bela – mi nepre ne stumblu sur kontraŭdiro) ne multe helpis: foto de fortikaĵo meze de nenio, krom seka tero kun malmultaj, malaltaj kaj dise naskiĝintaj arbustoj (aŭ herbaĉoj). Kaj kion miaj neŭronoradoj faris por kunmeti ĉi tiun unuan miskomprenitan linion kun la kunteksto de la sekvaj en senchavan aferon?

Dediĉo

Mi malfermas la libron por serioza, nun sen mislego, plonĝo en la rakonton. La romano estas dediĉita „Al Hugo Cháves” kaj „Al Amy Winehouse”. Kongrua paro, ĉu ne? Ŝajnas, ke sur podio, ĉirkaŭita de ruĝaj standardoj, mi vidas la bolivaran revoluciulon krii akuzon kontraŭ la jankioj. Amy Winehouse, kun cigaredo en la buŝo, ŝvebante en alia realdimensio kaj ĉi tial sen konscii (ĉu konsciante?!), ke ŝia devenlando historie ligiĝas al la kritikatoj, spronas la patoson de la kunulo: jes, patrinfikulo! Fek' al tiuj fiaj jankioj! La homamas-vivuoj apogeas. Amy Winehouse profitas la amasan frenezon por pugno- kaj pied-bati ajnulon en la publiko. Hugo Cháves plu instigas la tumulton. Kaj ĉio ĉi okazas en la ĉielo, ĉar la omaĝatoj jam mortis (aŭ en la infero, depende de viaj politikaj vidpunktoj kaj via rilato al psikoaktivaj substancoj).

Mondfino

La rakonto komenciĝas (kaj finiĝas) per la mondfino, la tempo kiam „la nomo de la aĵoj daŭris, dum la aĵoj mem de longe jam malaperis” (paĝo 13), la nesalubra tempo, kiam „perfekta mensa sano [...] estas maltrankviliga signo de frenezeco” (paĝo 122). Tiu fino ne estas la rezulto de natura kataklismo, ŝanĝo de la rivoluakso de la tero, abruptaj movoj en la tektonaj platoj, meteorkolizio, invado de aliplaneduloj aŭ io alia neregebla por la homoj.

La finon de la mondo, en la romano de Jérôme Leroy, kaŭzis la homoj mem dum periodo ne multe post la nuntempo, eble dum la 2020aj jaroj (paĝo 291). Tamen fino ekvenis eĉ al ĉi tiu imagita romana mondfino, ĉar la aŭtoro kreis okazontan rakonton kun veraj personoj: en ĝi ankoraŭ vivus Amy Winehouse kaj Hugo Cháves, kiuj mortis respektive en 2011 kaj 2013, ambaŭ post la publikigo de la franclingva originalo. Tie ĉi, la romano iĝis kontraŭvole pli fikcia ol scienca.

Protagonistoj

La protagonistoj estas Kleber, mezaĝa profesoro kaj romanverkisto (kiu volis esti futbalisto, sed iĝis nur artŝatanto, kiu „pli prancas antaŭ pentraĵo ol antaŭ porna TTT-paĝaro” – paĝo 115) kaj Sarah, blonda, granda kaj ankoraŭ ne tridekjara juna virino, kiu estas leŭtenanto. Jérôme Leroy intence inversiis la, de la tradicia socio, atenditajn rolojn, donante al la viro pli kvietan okupon, en „apartamento plenplena da libroj odorantaj katpison” (paĝo 16) kaj al la virino la povon ordoni kaj esti obeata.

„En kiu lernejo vi instruas?” (paĝo 19), demandas Kleber al Sarah. Per tiu ĉi demando, Jérôme volas montri, ke oni kutimas ne atendi, ke virino kapablu fariĝi ano de soldata hierarkio, isto de profesio historie destinita al viroj.

Alia grava rolulo, mi nomu ankaŭ ŝin protagonisto, estas eldonistino en Parizo. Ŝi havas pri Kleber, de kiu ŝi eldonis libron, specialajn sentojn kaj atendis lin kiel savon el la katastrofo, veninta al Parizo. Kleber, aliflanke, kaj kvankam sen forgesi, ke li ŝuldas promesplenumon al la parizanino, travivas la lastajn mallumajn momentojn kun la leŭtenanto Sarah, en la urbo Lillo (kiun, probable la lastan fojon antaŭ la mondfino, vizitis, dum la 100a UK, la esperantistaro). „La kolĥozanino je nudaj mamoj”, nomo de la blogo de la eldonistino, „vagadis sola en la dezerto de apokalipso” (paĝo 75), dum ŝia dezirato estas kun alia virino.

Seksumado kaj drogoj

En la unua parto de la romano, kiu konsistigas la unuan romanduonon, alternas tiuj du scenejoj: la unua en la lilla regiono, kun la paro; kaj la alia en Parizo, kun la eldonistino/blogistino. La intrigo estas superŝutita per cigaredfumoj, alkoholo, seksumado kaj seksrilataj aludoj, drogoj (kaj preskaŭ adoro al la drogdiino Amy Winehouse), altaj dozoj de antianksiiloj kaj pliaj tiaj aferoj, kiujn oni trovus ĉe homoj vivantaj en mondo, kiu alpaŝas al la fino, sendemande, ĉu temas pri tiu fino pli-malpli reala kaj pli-malpli fikcia de la romano, ĉu pri tute reala vivofino (kaj iasence ankaŭ mondofino, ĉar fino de unuopulaj mondoj), alveninta jam al iuj nuntempaj homoj (ĉar por aliaj mondanguloj la fikciaj ladvilaĝoj de romano estas reala fakto).

Ĉu mi estu naiva por distrumpeti hazardan rilaton inter la kongresurbo de la 100a UK kaj la tradukelekto de la romano? La urbo Lillo ne aperas okaze. Ĝi trapasas la tutan romanon. La urbo kaj la ĉirkaŭa regiono, ankaŭ kun mencioj pri Bulonjo-ĉe-maro, donas fonon al granda parto de la rakonto. En Lillo la protagonistoj ekkonas sin la unuan fojon (paĝo 13). En Lillo situas la apartamento de Kleber (paĝo 171), kaj same en Lillo ili por Sarah alian apartamenton serĉas por lui.

Al loko iom post Bulonjo-ĉe-maro, en fuorteto ĉe la marbordo, Kleber kaj Sarah iras por trinki kaj amori (paĝo 65). Diras la romano, ke en la ĉirkaŭaĵo de la lilla metropolo mizeraj ladvilaĝoj, kie troviĝas „ratoj dikaj kiel hundoj” (paĝo 45), multiĝas kiel rezulto de „ĉiudirekta elmigro, furioza, kun etnaj alfrontoj” (paĝo 48). La romano informas, ke Bulonjo-ĉe-maro „iĝis vere sinistra” (paĝo 57). Ke en la stacidomo Lillo-Eŭropo junulo eksplodigis sin dum atenco (paĝo 165). Ke Lillo, malgraŭ la mondfino (kaj almenaŭ por mildigi ĉi fian kadron), ankoraŭ „odoras la historion” kaj la „poezion de urbaj devojiĝoj, trinkejoj najbaraj al noktokluboj kaj noktokluboj najbaraj al trinkejoj” (paĝoj 162/163). Kaj fine ke, je la alproksimiĝo de la fino de la roman-mondfino, Lillo, en kelkaj horoj, senhomiĝis pro amasa formigrado, forfuĝo for de la teruro (paĝo 269). Mi esperas, esperantistoj, ke vi bone ĝuis la lastajn tagojn de Lillo.

Kaj kia homa kataklismo! Estas la fino de civilizo, kiu ne kapablis alveni al konkordo. La rakonto prognozas kaj konturas la ekeston de kripligitaj homoj (pro mutacioj, kiuj estas rezulto de tropleno de radiado en ilia korpo); kompletan civitanan malordon en Francio (de Lillo vi vidis la kaosan situacion); kriman ekzaltiĝon de frenezaj knabetoj, kiuj pasigis horojn antaŭ komputilekrano, enmergiĝintaj en virtualan violentan ludon: intercivitanan militon en Belgio (paĝo 114); reciprokan sinekstermon inter Hindio kaj Pakistano per nukleaj bomboj (paĝo 155), probable pro la limkonflikto en Kaŝmiro (paĝo 91); kaj malintegriĝon de Usono, de kiu estas aparte interesa la politika mondfina konjunkturo.

Usono, kun escepto de Kalifornio, havus en la mondfino eduk- kaj san-indicojn apenaŭ superajn al tiuj de Malio. La lando timus la invadon de Venezuelo, kiu ankoraŭ estus komandata de Cháves (kiu siavice estus amiko de Schwarzenegger – ankoraŭ guberniestro de Kalifornio – ĝis la intimeco donaci kubajn cigarojn). Kaj plu en Kalifornio, en San-Francisko, okazus bombatenco, kiu igus „neloĝendaj” multajn el ĝiaj kvartaloj „dum la cent venontaj jaroj”, devigante la guberniestron formigri elde Usono (paĝoj 174 kaj 177).

Kaj, se ne sufiĉus tio ĉi por nin gapigi, restus io por legi, kio al mi aspektus neimagebla ĝis absurdo: ke ultrareligiaj subŝtatoj de Usono anstataŭigus la konstitucion per Levitoj (paĝoj 93, 174 kaj 175). Mi supozas, ke iuj cirkonstancoj, lokitaj en la romanestonteco, estas aludo al faktoj aktualaj en la tempo, kiam Jerôme verkis la romanon. Ekzemple, la prauloj de la usona prezidanto devenis de Mozambiko (paĝo 218), kio ŝajnas aludi al Barack Obama, kies prauloj venis de Kenjo.

Leginda

Riĉa kaj leginda romano. Temas pri tri centoj da paĝoj, plenaj de citoj pri kantistoj kaj kantoj, skulptistoj kaj skulptaĵoj, verkistoj kaj libroj, aktoroj kaj filmoj, pentristoj kaj pentraĵoj, filozofoj kaj ideoj, politikistoj kaj insidoj. Mi feliĉas, ke mi alproprigis ĉi tiun romanon al mi. Mi sentas, ke, post la finlego, miaj kulturaj bicepsoj larĝiĝis je du centimetroj. Dankon, Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil.

Paulo SILAS
Jérôme Leroy: La minuto preskribita por la sturmo.. El la franca tradukis Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. Eld. SAT-EFK. Paris, 2014. 328 paĝoj, glubinditaj. ISBN 978-2-918053-13-2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Silas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malpli malbonaj inter aliaj malbonaj

Dum semajnoj opinio-sondaĵoj prognozis la saman rezulton en la britaj tutlandaj elektoj komence de majo: neniu el la du grandaj partioj, la dekstrema konservativa partio kaj la teorie maldekstrema sed efektive dekstremeta laborista partio, atingos parlamentan plimulton.

Verŝajnis koalicio, eventuale daŭrigo de tiu inter la konservativa partio kaj la pli malgranda kaj centre-maldekstrema liberaldemokrata partio, kiu regis ekde 2010, aŭ eble freŝa koalicio inter la laborista partio kaj la pli maldekstrema skotnacia partio.

Kia surprizo, do, kiam tuja postbalota sondaĵo indikis, ke klare venkos la konservativa partio kaj ties estro, la ĉefministro David Cameron [kamron]. Kaj tiel estis. Britoj, ne tute ĝuste ankoraŭ kulpigante la tiaman laboristan registaron pro la ekonomiaj veoj de antaŭ kelkaj jaroj, ne volis kredi, ke la nuna laborista partio finance fidindas. La partio perdis 24 seĝojn, la konservativuloj gajnis 28, kio prezentis al Cameron malgrandan sed sufiĉan plimulton.

Verduloj

Tamen rolis aliaj faktoroj. En Skotlando perdis la laborista partio ĉiujn deputitojn krom unu. Lavangis la skotnacia partio, kaptante 56 skotajn seĝojn el 59. Tiel ĝi fariĝis en la brita parlamento la tria plej granda partio, forkubutante la liberaldemokratojn, kiuj retenis nur ok el siaj 57 deputitoj. Verduloj kaj la sendependiga partio, kiu kampanjas por eksigi Brition el Eŭropa Unio, rikoltis po unu seĝon.

Tiel nun aspektas la politika mapo de Britio: en Skotlando, la skotnacia partio (flava); en norda Anglio kaj partoj de Londono, la laborista partio (ruĝa); en meza kaj suda Anglio, la konservativa partio (blua). Tiel malfacilas kredi, ke tiu aŭ alia partio reprezentas la tutan (ankoraŭ) Unuiĝintan Reĝlandon.

Malantaŭ la parlamentaj statistikoj kaŝas sin aliaj, pli insidaj ciferoj. Ekzemple, por rikolti siajn 56 deputitojn, la skotnacia partio akiris 4,7 % de la voĉoj. Verduloj ricevis 3,8 %, kiuj liveris nur unu deputiton. La sendependiga partio, la tria plej forta laŭ voĉoj, ricevis 12,6 % kaj, kiel la verduloj, nur unu deputiton.

Krioj

Aŭdiĝis denove, kio ofte okazas post balotoj en Britio, krioj por reformi la evidente maljustan neproporcian voĉdonado-sistemon uzatan dum naciaj elektoj (sed, mallogike, ne dum eŭropaj aŭ, en Skotlando kaj Kimrio, parlamentaj aŭ asembleaj elektoj).

Malgraŭ peticio kun preskaŭ duonmiliono da subskriboj prezentita al la ĉefministro, por postuli reformojn, dubindas, ĉu io ŝanĝiĝos. Klare, la tradicia neproporcia sistemo riĉe servis al Cameron, kies partio regas per 36,9 % de la voĉoj. En Britio tio sufiĉas por determini la direkton de la lando dum la venontaj kvin jaroj.

Planoj

Kiu direkto, tamen, nur parte klaras. Dum la elekto-kampanjo Cameron nur svage parolis pri siaj financaj planoj, dirante nur, ke necesos pli fortranĉi publikajn elspezojn. Jam avertas policestroj, ke ili frontas al pliaj ŝparrimedoj, dum urbaj kaj komunumaj ĉefoj timas, ke ili estos devigataj fermi eĉ pli da bibliotekoj kaj limigi aliajn sociajn servojn.

Kredeble tiuj, kiuj voĉdone apogis la konservativulojn, ricevas salajrojn, relative sekuras en siaj hejmoj, kaj ne dependas de la ŝtato pro senlaboro-, infano- aŭ loĝejo-subtenaj monoj. Ili ne estas devigataj viziti la kreskantan nombron de t.n. manĝaĵo-bankoj por sin aŭ siajn familiojn vivteni. Ili ne estas elmetataj al t.n. nulhoraj kontraktoj, kiuj permesas al dungantoj reteni la servojn de laboremulo sen promeso pri pagata posteno.

La tragedio de la ĵusaj elektoj en Britio, krom evidente la skandalo pri neproporcia voĉdonado, kuŝas en tio, ke britoj, ne tute fidante Cameron pro ties dumkampanja sekretemo, ankaŭ pro ties privilegiaj familiaj kaj edukaj cirkonstancoj, tamen malpli fidis la opozician laboristan partion.

Nacio

Senentuziasme kaj kontraŭvole ili elektis la venkantojn, kiel la malpli malbonajn inter aliaj malbonaj. Nur en Skotlando senteblis, ke oni pozitive, ne negative, voĉdonis, specife por eĉ pli libera kaj sendependa, eĉ tute sendependa nacio kun propraj povoj kaj politikoj.

Super ĉio, tamen, ŝvebas Eŭropo aŭ, pli ĝuste, Eŭropa Unio. Cameron promesas referendumon pri brita membreco, se li ne elvringos koncedojn el Bruselo, ekzemple pri enmigrado kaj popol-movado tra Eŭropo (aŭ al Britio). Jam komenciĝis la luktado: Cameron volas nuligi en Britio la eŭropan konvencion pri homaj rajtoj kaj ĝin anstataŭigi per brita ekvivalento.

Sed intertempe la laborista partio serĉas novan estron, kaj klaran ideologion; la liberaldemokratoj serĉas novan partion, aŭ almenaŭ rekonstruotan; kaj la popolo, almenaŭ la politikaj tavoloj, kiuj konsideras tiajn aferojn, serĉas novan voĉdonado-sistemon. La unua atingeblos, eventuale sen klara ideologio; la dua atingeblos sed nur post du generacioj; kaj la tria ... en la tago de Sankta Neniamo.

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO kaj korespondanto en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Esperantistoj ĉu kat-enitaj?

Kiam vi legos ĉi tiujn vortojn – se entute vi legas miajn vidpunktojn – vi ĝuos, almenaŭ se en la norda duonsfero, tagojn agrable varmajn, somere ripozigajn. Jen la sezono por sidi en la ĝardeno ĝis la naŭa, deka horo de la vespero kaj trinki vinon, babili, diskuti ... kaj eventuale cerbumi pri aferoj pli intelektaj, pli filozofiaj, ol kutimaj laborejaj taskoj kaj devoj.

Do jen demando por vin okupi dum longaj, lumaj vesperaj horoj. Ĉu enestas en la esperantista karaktero trajtoj pli katecaj, katemaj, ol aliflanke hundecaj, hundemaj? Alivorte: ĉu esperantistoj pli inklinas, eĉ pli similas, al katoj ol al hundoj?

Leviĝis la demando antaŭ kelkaj semajnoj post hazarda interŝanĝo de kat-fotoj kun britaj esperantistoj. „Ĉu”, ni demandis nin, „ekzistas pli da esperantistoj en nia lando kun katoj ol kun hundoj? Se jes, kial?”

Malfacilas tuj respondi la demandojn. Pro tio mi nun ilin prezentas, esperante, ke legantoj de MONATO dum la somero cerbumos kaj, post konvena tempo por pripensi, dum aŭtuno leteros al la redakcio kun mature analizitaj kaj argumentitaj opinioj.

Permesu, tamen, ke mi enkonduku la debaton per kelkaj komencaj komentoj. Unue nepras diri, ke mi mem estas katsklavo, posedata de tri miaŭantaj mastroj (verdire unu mastro kaj du mastrinoj). Do nek neŭtrale, nek objektive mi proksimiĝas al la afero.

Tamen restas forta impreso, ke en mia lando pli multnombras katemaj ol hundemaj adeptoj de la verda lingvo. Efektive ensaltas mian menson nur unu brita esperanta hundo-hejmo. Tamen eble mi min trompas: povas esti, ke pro mia katamo mi nature asociiĝas kun aliaj esperantaj katemuloj.

Aliflanke ne trompas faktoj, kiuj, pravigante miajn impresojn, parolas pri si mem. Ekzemple, unu el la kongrese plej videblaj fakgrupoj estas tiu de Rondo Kato, kies anoj kunvenas por diskuti ... nu, evidente, ne rondojn, sed katojn. Ĉu ekzistas ekvivalenta Rondo Hundo? Mi kredas, ke ne.

Ankaŭ literature ne eblas refuti la faktojn. Ĉu hundoj havas sian teatraĵeton, sian biografion? Ankoraŭfoje, mi kredas, ke ne. Sed katoj, jes. En 1959 aperis en la kolekto Virino ĉe la landlimo „fantazia drameto por infanoj” titolita „La fremduloj”. En ĝi rolas abisena, siama, persa, manksa kaj aliaj katoj.

Sekvis en 1964 volumeto Dekdu piedetoj, kiu komenciĝas tiel: „Min havas kato. Tiu ĉi ne estas gramatika eraro. Mia kato estas aŭtokato kaj aristokato. Tiuj ĉi ne estas eraroj de ortografio”.

Verkis kaj la teatraĵeton, kaj la biografion Marjorie Boulton, parenteze prezidanto de Rondo Kato. Certe neniu alia esperanta verkisto tiom katumis, kiom Boulton – eĉ ne Raymond Schwartz, kiu kabaredis ĉe la Verda Kato (notu: ne la Verda Hundo) kaj kiu postlasis sian Verdkatan Testamenton.

Kontribuis al nia literaturo almenaŭ unu alia „kato”, la tradukistino Kate Hall, konata kiel Katelina Halo. Ĉu Hunde Hall? Malgraŭ bela aliteracio, ne.

Sed kial? Kial disponas katoj pri siaj esperantaj ĉampionoj, dum ŝajne hundoj ne? Ĉu enestas io en la psikologio de esperantistoj, kio kongruas kun tiu de katoj? Katoj impresas sendependaj, krom dum nutrohoro, sed samtempe tre lojalas, tre fidelas. Katoj sekretemas, studemas, sed ankaŭ komunikas, agemas. Ĉu tiaj kombinoj karakterizas ankaŭ esperantistojn?

Ne volas mi respondi kaj tiel forpreni de vi, kara leganto, la plezuron rondirigi en via menso gravajn ekzistencialismajn demandojn tiajn, dum vi bierumas, vinumas en via ĝardeno.

Do agrablan cerbumadon pri nia kata enketo, kaj entute agrablan someron, deziras al vi MONATO ... kaj ne forgesu dividi kun ni viajn proprajn vidpunktojn pri la kateco de esperantistoj.

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La jaro de Ľudovít Štúr

En 2015 Slovakio dediĉas la jaron al la memoro de Ľudovít Štúr [ludovit ŝtur], unu el la plej notindaj figuroj de la slovaka nacia historio.

Štúr estas renoma, ĉar li starigis la fundamenton de la slovaka literatura lingvo. Verkisto, filozofo, instruisto, ĵurnalisto, ĉefredaktoro, lingvosciencisto kaj deputito de la hungara parlamento, li formulis nacian demokratan programon. Li rifuzis absolutismon, privilegiojn de la nobelaro kaj postulis suverenecon de la nacio kaj de la konstitucio.

Filozofoj

Štúr naskiĝis antaŭ 200 jaroj (la 29an de oktobro 1815) en la slovaka vilaĝeto Uhrovec (ĉ. 150 km norde de la ĉefurbo Bratislavo) en instruista familio. Li studis teologion en Halle, kie lin multe influis la teorioj de la germanaj filozofoj Hegel kaj Herder. Dum siaj studoj li gvidis literaturan rondeton de junaj poetoj kaj eldonis en 1835 poezian almanakon, Fruktoj.

Kun la slovakaj verkistoj M. M. Hodža [hodĵa] kaj J. M. Hurban li staris pinte de nacireviviga movado. Li agis klerige, kulture kaj politike, kio rezultigis la leĝigon de la slovaka lingvo en 1843. Li estis la ĉefredaktoro de la slovaka nacia gazeto (1845) kaj partoprenis en la slava kongreso en Prago (1848).

Revolucio

Li organizis volontulojn por la slovaka nacia revolucio (1848-49), sed post ĝia sufoko li estis police persekutata. Pro tio Štúr rifuĝis al sia frato en la urbeto Modra, kie li dediĉis sin al literaturo. Li mortis la 12an de januaro 1856 en la aĝo de 40 jaroj, post vundiĝo dum ĉasado.

La domo, en kiu Štúr forpasis, estas hodiaŭ Muzeo de Ľudovít Štúr, deklarita nacia kultura monumento de Slovakio en 1965. La muzeo posedas 20 000 librojn kaj literaturaĵojn ligitajn al la vivo kaj verkaro de Štúr.

Notindas liaj lingvistikaj verkoj La slovaka lingvo kaj la bezono skribi en tiu ĉi lingvo kaj Instruo pri slovaka lingvo. Ĉi tie li klarigis la slovakan literaturan lingvon kaj la neceson pri unueca lingvo por firmigi la nacian identecon.

En La Slavoj kaj la estonta mondo (skribita en la germana lingvo Das Slawentum und die Welt der Zukunft) li kritikis la habsburgan monarkion kaj, laŭ la filozofio de Hegel, skizis sian propran nocion pri ideala slava ŝtato. Aliaj verkoj inkluzivas la kolekton Poemoj kaj kantoj kaj Pri la kantoj kaj rakontoj de la slavaj gentoj.

Muzeoj, monumentoj, stratnomoj kaj publikaĵoj memorigas pri Štúr. En la nuna jaro, dediĉita al li, estas organizataj interalie ĵurnalista konkurso Plumo de Štúr, literatura konkurso Kial mi ŝatas la slovakan lingvon kaj migra ekspozicio pri liaj vivo kaj kreado.

Ankaŭ la ĉeftemo de la ĉi-jara tutslovaka esperanta renkontiĝo havas la titolon Štúr kaj Škarvan – niaj eminentuloj.. Albert Škarvan (1869-1926) verkis la slovakan tradukon de la Fundamento de Esperanto (1907), kiu fariĝis la unua libro slovaklingva pri Esperanto.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Batalo kontraŭ la malriĉeco

Post la jaro 1990 la religio en Albanio reakiris sian normalan statuson post preskaŭ 25 jaroj da totala malpermeso fare de la ŝtato komunisma, sin deklarinta ankaŭ per konstitucio „ateista”. En la landon venadis diversaj religiaj misioj diversekleziaj, ĉu kristanaj, ĉu islamaj, kiuj krome notinde helpis per nutraĵoj, vestoj, investaĵoj en la infrastrukturon.

La albanoj tutkore akceptis ilin kaj amase ĉeestis la kunvenojn, la mesojn, la preĝojn en la restarigitaj objektoj de la religia kulto. Ekde tiu tempo ili konatiĝis ankaŭ kun novaj religiaj sektoj kaj grupoj, kiel bahaanoj, jehovanoj, evangeliistoj, protestantoj, same diversaj tarikatoj 1 islamaj, depende de la lando de kie venis tiuj misioj.

Monaĥinoj

Aparte sindonemaj kaj efikaj estis la monaĥinoj katolikaj, kiuj ĉefe agadis en la nordo de Albanio, kie katolikismo estis tradicie praktikata. Mirdita, Granda Montaro de Shkoder, Montaro de Puka k.a. estis cetere ne nur delonge izolitaj regionoj, sed ekonomie ekstreme malriĉaj; pri ili la diversaj registaroj dediĉis minimuman atenton, kvankam tie la ŝtato elĉerpis ercojn tre valorajn kaj produktis elektroenergion danke al la grandaj akvoresursoj.

Miloj da familioj tie enspezis tre malmulte da mono, kiu apenaŭ sufiĉis por sin vivteni. Ili loĝis en barakoj kune kun la dombestoj, suferis de malsanoj kaj manko de publikaj servoj. La ŝtato donas al tiuj loĝantoj tre malriĉaj nur 4000 lekojn (malpli ol 30 eŭroj) monate, per kio oni apenaŭ povas aĉeti medikamentojn.

Estas admirinda la ekzemplo de la germanaj monaĥinoj Gracia Ruff kaj Bernardet Erbenhof, kiuj pasigis 20 jarojn en la vilaĝoj de Fushë Arrëz (Lumardh, Bardhet, Tuç, Lumbardh, Kodërkeqe, Mollëkuqe, Srriqe dhe Armiraj), helpante iliajn loĝantojn. Ili forlasis siajn proprajn hejmon kaj komfortan vivon en la patrujo por servi al homoj malriĉaj en tre fora marĝenigita regiono.

Novaj domoj

Fondante la mision Sankta Jozefo apud la samnoma preĝejo tie, ili petis monon tra Aŭstrio kaj Germanio, per kiu mono estis konstruitaj 300 novaj domoj por en dignaj kondiĉoj loĝigi milojn da homoj, rekonstruis centojn da aliaj domoj, provizis regule milojn da tre malriĉaj familioj per nutraĵoj kaj medikamentoj, helpis al naskontaj virinoj, al forlasitaj knabinoj, flegadis cent infanojn en nove konstruita infanĝardeno. Nur por transportado de la materialoj al Albanio ili elspezis ĉirkaŭ unu milionon da eŭroj.

Nun al la du monaĥinoj aliĝis la tria, Martina, kio plifaciligas ilian laboron humanan. La misio starigis kursojn por tajloroj, pri fremdaj lingvoj, pri produktado de tradiciaj vestoj de la areo, kie estas dungitaj centoj da virinoj.

Apud la misio oni starigis ankaŭ apotekon, kie oni certigas medikamentojn senpage.

La agado de tiuj honorindaj monaĥinoj jam trovis eĥojn ankaŭ en eksterlandaj amaskomunikiloj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Tarikato: islama ordeno.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unu laborejo - unu tarifkontrakto

Post la dua mondmilito en Germanio en la jaro 1949 estis fondita la sindikato-unuiĝo DGB (Deutscher Gewerkschaftsbund), konsistanta el 16 sindikatoj. Tiuj diferenciĝis laŭ branĉoj. Ties principo: „unu laborejo – unu sindikato”.

Ekzistas tamen kromaj sindikatoj, kiel ekzemple kristana (CGB, Christlicher Gewerkschaftsbund), alia por dungitoj, kiuj ne volis esti rigardataj kiel laboristoj (DAG, Deutsche Angestellten-Gewerkschaft), kaj aliaj por policanoj, por instruistoj de diversspecaj lernejoj kaj por oficistoj.

La konstitucio garantias liberecon fondi sindikatecajn organizaĵojn. Do nuntempe ekzistas memstaraj kaj konkurencaj sindikatoj por specifaj dungitoj, ekzemple pilotoj aŭ lokomotivestroj. Precipe la lasta, GdL (Gewerkschaft der Lokführer), ofte organizis strikojn, fakte en la lasta jaro naŭ fojojn.

Tial la parlamento decidis leĝon kontraŭ etaj sindikatoj. Validas la tarifkontrakto nur de la sindikato havanta la plej grandan nombron de membroj. Aplikeblas la principo: „unu laborejo – unu tarifkontrakto”.

125a datreveno

Plaĉas la leĝo al DGB, kiu ĉi-jaron festis la 125an datrevenon de la fondiĝo de la sindikata movado kaj kiu intertempe, post pluraj fuzioj, enhavas ses unuopajn sindikatojn. Al etaj sindikatoj ĝi malplaĉas.

Tamen protestis ankaŭ la DGB-sindikato Verdi (Vereinte Dienstleistungsgewerkschaft), unuiĝinta sindikato por servoj, en kiu membras ŝoforoj, instruistoj, poŝtistoj, flegistoj, edukistoj k.s. Ĝiaj grupoj kelkbranĉe apartenas al sindikatoj kun malmultaj membroj.

Protestis ankaŭ la politikaj partioj Linke (maldekstruloj) kaj Verduloj. Povas esti, ke plendojn ricevos la konstitucio-kortumo, la plej alta juĝejo en Germanio.

Jomo IPFELKOFER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel fini la vivon?

Lastatempe, brita filmo Still Life („Kvieta vivo” aŭ „Muta naturo”) akiris favoron en Japanio. La heroo laboras ĉe loka konsilio en suda Londono. Lia tasko: serĉi parencojn de tiuj, kiuj mortis solaj kaj nezorgataj. Ankaŭ en 2008 japana filmo pri juna funebraĵisto, kiu iom post iom sentis fieron pri sia laboro, ricevis grandan aplaŭdon.

Kredebla kialo de la populareco de tiuj filmoj estas, ke ankaŭ en Japanio, ne nur en grandaj urboj sed ankaŭ en kamparaj regionoj, multiĝas solecaj mortoj. Kaj nun homoj komencas serioze konsideri kiel fini sian vivon, kaj kiel aranĝi la funebran riton kaj tombon.

Ĝis antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj funebrajn ritojn en Japanio prizorgis komunumoj kaj budhismaj temploj, kvankam laŭloke malsimilis tradicioj kaj funebraj manieroj. Najbaroj aranĝis la tutan procezon, gvidate de plejaĝuloj kaj invitante budhismajn bonzojn. Ĉiu familio apartenis al budhisma templo, kie ĝi havis sian familian tombon.

Ne plu prizorgataj

Tamen, pro rapida ekonomia evoluo post la 1960aj jaroj, multaj homoj translokiĝis en grandajn urbojn. Provincaj komunumoj komencis disfali, kaj multaj tomboj ne plu estas prizorgataj. En la urboj ne formiĝis novaj komunumoj kaj malfacilis al urbanoj aĉeti novajn tombojn pli proksimajn.

Kaj en provincoj kaj en urboj la respondecojn de tiamaj komunumoj transprenis komercaj funebraĵistoj. Sed la komercigo de funebroj altigis la kostojn. Raportite estas, ke funebro en Japanio kostas la ekvivalenton de 16 900 eŭroj, kompare kun en Britio 904, Germanio 1 455, Koreio 2 742 kaj Usono 3 265.

Rezulte, en la lastaj kelkdek jaroj multaj homoj, precipe en grandaj urboj, komencis pridubi kaj pripensi la nunajn funebrajn ritojn. Aliaj kritike rigardis la budhismajn templojn, kiuj tradicie monopoligis funebraĵojn.

Laŭmona diskriminacio

Ekzemple, oni atentigas pri tradicio, laŭ kiu mortinto ricevas budhisman nomon, pro kio la familio pagas al la templo. Se ili volas imponan nomon, ili multe pagas, foje ekvivalenton de pli ol sep mil eŭroj. Ĉi tiu laŭmona diskriminacio kontraŭas la instruon de Gotama Budho, la kreinto de budhismo.

Tial, kvankam la plimulto de la japanoj ankoraŭ celebras tradiciajn funebrajn ritojn, multaj ekserĉas novan manieron por elmondiĝi laŭ propra iniciato kaj gusto.

Laŭ enketo, jam ĉirkaŭ 30 % de la mortintoj en Tokio estas kremaciataj sen funebraj ceremonioj. Anstataŭ tradiciaj ritoj, okazas amikara renkontiĝo memore al la forpasinto. Kelkaj preferas, ke iliaj cindroj estu ĵetitaj en la maron aŭ enterigitaj sub arbon ol lasitaj sub malvarma ŝtona tombo.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trifoja neado

La 8an de junio matene per telefonvoko al nia urbodomo mi informiĝis, ke tie oni (ankoraŭ?) ne aprobis la peton ŝanĝi fenestron al pordo sur nia domo. Fakte, se nia luksemburgia najbarino konsentus, urbodoma aprobo ne necesus. Sed ŝi ne konsentas.

Preskaŭ duono – fakte 46 % – de la loĝantoj de Luksemburgio ne povas, ĉar ne rajtas, influi la politikajn decidojn de la lando. La 7an de junio la luksemburgia voĉdonantaro povus aprobi per referendumo, ke tio ŝanĝiĝu. Sed la voĉdonintoj ne konsentis.

Eble mi rakontas malklaraĵojn. Nu, mi klarigu: el la 562 958 loĝantoj de Luksemburgio, 258 679 (46 %) estas eksterlandanoj (pli ol trione portugaloj). Krom tio, la lando ĉiutage (sed ne ĉiunokte) „kreskas” pro la porlabora alveno de ĉ. 167 000 translimuloj.

Laborpostenoj

Tio necesas, ĉar en la lando ekzistas 402 577 laborpostenoj („nur” 11 % en la financa sektoro, cetere). Tiujn postenojn okupas, pli ol trione, la pendolantaj translimuloj, kaj, po malpli ol trione, eksterlandanoj rezidantaj en Luksemburgio, kaj, fine, la „veraj” luksemburgianoj mem. (En la ĉefurbo nur triono havas luksemburgian pasporton.)

Kiaj estas la tipaj voĉdonrajtuloj, ŝtatanoj de Luksemburgio? Nur duono estas profesie aktiva, kaj 88 % el ĉi tiuj laboras en dungo ŝtata aŭ rekte dependa de la ŝtato. Ili estas mezume pli ol jardekon pli aĝaj ol averaĝa loĝanto de la lando.

La ekonomio de Luksemburgio certe ne funkcius, se ĝi dependus nur de la voĉdonhavantoj. Ĉu do ne logike, ke delongaj loĝantoj de la lando, kiuj ĝin kunkonstruas kaj pagas al ĝi impostojn, rajtu baloti por ties parlamento, same kiel ili jam rajtas partopreni en la lokaj elektoj?

Lokaj elektoj

Ĝuste tiun demandon starigis la referendumo: Ĉu longtempaj (10 jarojn) luksemburgiaj rezidantoj-neŝtatanoj rajtu baloti en parlamentaj elektoj, kondiĉe, ke ili pli frue partoprenis lokajn aŭ eŭropajn elektojn en Luksemburgio?

Kaj krome du aliajn: Ĉu luksemburgianoj rajtu baloti en parlamentaj elektoj ekde la aĝo de 16 jaroj, ne 18 jaroj kiel nun? Ĉu oni limigu la daŭron de seninterrompa aneco en la registaro al 10 jaroj?

La rezultoj, respektive: 78,02 ne; 80,87 ne; 69,93 ne. La sola sendependa granddukujo de la mondo decidis, ŝajne, fidele al sia slogano: „Ni volas resti, kio ni estas.”

Satira romaneto

Tian rezulton jam antaŭtimis la franca/luksemburgia verkisto/aktoro Claude Frisoni, kiu eldonis en marto satiran romaneton Lettre d'amour au peuple qui ne connaissait pas le verbe aimer (Amletero al la popolo, kiu ne konis la verbon ami).

Temis pri la fikcia pacifika insul-ŝtato Vatounu (inspirita de Vanuatuo), kun tre miksita loĝantaro kaj multaj „transinsululoj”. Tie regas granda riĉeco kaj paradizaj cirkonstancoj, ĝis la tago, kiam la „veraj” vatounu-anoj decidas, ke sufiĉis pri tiuj aliinsulanoj ... ke ilia restadloko prefere estu kratero de erupcianta vulkano.

Luksemburgio certe ne staras rande de tia erupcio, sed io subgrunde bolas.

István ERTL
korespondanto de MONATO en Luksemburgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La afero Becchetti

Komence de junio la albanoj ŝokiĝis pro nova skandalo. La prokurorejo sekvestris proprietaĵojn de italo, kiu investis milionojn da eŭroj i.a. en albanlingva televida kanalo „Agon Channel”. Akuzita estas Francesco Becchetti pro monlavado kaj nepago de impostoj.

Ankaŭ en akvocentralo ĉe Kalivaĉ investis Becchetti, ĉefe ekde 2007, sed post tri jaroj ĉesis la laboroj. Protestis kvar albanaj kompanioj kunlaborantaj kun Becchetti. Nun estas konate, ke la italo plialtigis fakturojn pri laboro farita kaj materialoj aĉetitaj: tial la akuzoj pri monlavado.

Becchetti, en Italio, rifuzas paroli kun albanaj prokuroroj. Li asertas, ke la akuzoj estas politike motivitaj, aparte dum antaŭelekta periodo en Albanio. Gazetoj, kiuj apartenas al li, kritikis la albanan registaron. Ankaŭ en Italio leviĝas demandoj pri Becchetti, sed ĝis nun forestas specifaj akuzoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bera paradizo

Jam en la ŝtonepoko oni manĝis fragojn, sed tiam la fruktoj estis malgrandaj. Hodiaŭ, pro krucado, ekzistas miloj da specoj. Unu el la plej bongustaj kaj vitaminriĉaj estas „Elsanta”.

Ĝin kultivas la firmao Beeradies [béradis], do „bera paradizo”. Tiu entrepreno de la familio Bauer en orienta Stirio (Ost-Steiermark, Aŭstrio) ekzistas ekde 2007.

La bera paradizo estas granda forcejo. La fragoj kreskas en kestoj kaj la plantoj atingas altecon de du metroj. Nek vento, nek hajlo povas damaĝi la fruktojn. Tiel eblas rikolti dum ses monatoj en la jaro.

Akvovaporo

Por ebligi fruan rikolton en printempo la forcejo estas hejtata pere de sunbaterioj kaj bruligado de tergaso. Kiam tergaso brulas, estiĝas akvovaporo (H 2O) kaj karbondioksido (CO 2). Tiuj du gasoj estas fluigataj en la forcejon, ĉar la plantoj kreskas pli rapide, se la elcentaĵo de karbondioksido estas pli alta ol en la atmosfero.

Por irigacii oni uzas pluvakvon. Kontraŭ damaĝinsektoj, ekzemple araneoj, oni ŝprucas kemiaĵojn nur minimume, sed uzas prefere utilinsektojn.

Fruktoj el Aŭstrio estas pli multekostaj ol ekzemple hispanaj, sed ili povas esti rikoltataj en matura stato kaj tial pli bone gustas. Importitajn fruktojn oni devas rikolti antaŭ maturiĝo, ĉar la transportodaŭro estas granda.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Festanta la revenon de Astrosamantha

La plej fama itala virino – tiu, al kiu la itala gazetaro dediĉis la plej larĝan spacon ekde la pasinta novembro – estas nuntempe nek aktorino, nek kantistino, nek modelulino, nek koramikino de iu dikmuskola piedpilkisto. Temas (kiel malofta afero) pri sciencistino nome Samantha Cristoforetti [samanta kristoforeti]. Ĉu vi ne konas ŝin? Guglu ŝian nomon kaj aperos oceano da fotoj, artikoloj, filmoj pri ŝi kaj ŝia agado: Interreto igis tiun seriozan kaj senŝminkan junulinon vera stelo amaskomunikila.

Ni unue diru, ke ŝi estas unu el la kvar italaj astronaŭtoj dungitaj ĉe la Itala Kosma Agentejo. Naskiĝinta en Milano antaŭ 38 jaroj kaj poste kreskinta inter la valoj kaj la montoj de la norda regiono Trentino – Alto Adige, Samantha Cristoforetti estas ege pli konata en kaj ekster Italio kiel Astrosamantha: tiel, menciante la pli kaj pli popularan pseŭdonimon de ŝia Twitter-konto, la itala ĉefministro Matteo Renzi [mateo renci] mem salutis la italan „kapitaninon” okaze de ŝia alteriĝo.

La sciencistino, magistriĝinta dufoje kaj poste distingiĝinta inter 8500 aspirantaj astronaŭtoj, partoprenis ekde la 24a de novembro 2014 la sciencan mision Futura, efektivigitan ĉe la Internacia Kosmostacio (IKS). Por obteni ĉi tiun postenon, ŝi devis montri sin kapabla plenumi plej diversajn taskojn kaj alfronti iujn ajn problemojn.

„Dum mia restado en IKS”, ŝi deklaris al la itala ĵurnalistino Gaia Giorgetti antaŭ sia forveturo, „mi devos okupiĝi pri simpla bontenado, elektraj problemoj, mastrumado de la provizoj, kiuj alvenos per ŝarĝveturiloj. Sed mia ĉefa rolo estos efektivigi tutan serion da sciencaj testadoj, ok el kiuj organizas Italio. Mi pristudos materialojn, brulaĵojn, kaj mi faros fiziologiajn testojn, kiel eksperimenta kobajo. La kosmo ebligas observi fenomenojn kaj procezojn okazantajn sen la tera gravito.”

Rekordo

Ŝi ne estis sola en tiu ĉi misio: ŝiaj du kunvojaĝantoj el la tero al IKS estis la rusiano Anton Ŝkaplerov kaj la usonano Terry Virts. En IKS ili renkontis tri kromajn sciencistojn. Samantha, kiu regas la anglan kaj la rusan (kio ebligis al ŝi bone komunikiĝi kun siaj kolegoj; ofte ili uzis miksaĵon de la du idiomoj), revenis teren post ekzakte 200 tagoj.

Ŝi alteriĝis la 11an de junio, fiera ne nur pri la tuta ĝenerala sperto travivita, sed ankaŭ pri la rekordo de ŝi freŝe atingita: oni fakte memorados ŝin, ĝis alia esploristino refoje rompos la rekordon, kiel la ino, kiu restis plej longe en la kosmo. La tuta revena operacio estis spektata televide kaj interrete en Italio kaj ne nur. Kiam ŝi alvenis al la bazo, situanta en Bajkonur (Kazaĥio) (el la sama loko ŝi estis ekfluginta en novembro), ŝi esprimis du dezirojn: manĝi finfine freŝan miksitan salaton kaj duŝiĝi: en la kosmo ĉi tio ne eblas, kaj ŝi devis lavi sin per spongo kaj aliaj provizoraj rimedoj.

„Mi ĝojas esti ĉi tie kaj havi la eblon fari veran duŝon, sed mankos al mi la ideo povi ŝvebi libere”, asertis Cristoforetti el Houston post sia alteriĝo. Tie, en Usono, ŝi estas devigita pasigi periodon de readaptiĝo al la vivo sur la tero kaj aparte al ĝia gravito. Pri la famo, kiun ŝi iom neatendite (almenaŭ en tiaj dimensioj) gajnis en la lastaj monatoj, ŝi deklaras sin kontenta, sed jam preta kaj ema reveni al sia normala esplorista vivo: „La tasko de astronaŭtoj ne estas fariĝi famuloj: mi certas, ke tiu ĉi granda bruo baldaŭ finiĝos.”

Fotografaĵoj

Restos longe tamen la mesaĝoj, la fotografado, la intervjuoj al italaj televid-elsendoj (ekzemple en februaro, dum la historia muzika festivalo de Sanremo, kiam ŝi plurfoje rotaciigis la mikrofonon, respondante al la demandoj de la prezentisto), kiuj igis infanojn (kaj ne nur) revi. Samantha aperigis ĉiutage en Interreto plurajn multkolorajn fotojn faritajn el la kosmo: jen insularoj, montoj, riveroj, lagoj, maroj, urboj kaj aliaj homaj konstruaĵoj, kiajn neniu estis antaŭe vidinta. Ĉiu foto estis komentata en Twitter dulingve, en ŝia gepatra lingvo (la itala) kaj en la angla.

Aldonis Samantha: „Kiel lernejano, mi neniam elstaris pri geografio, sed iom post iom la tero iĝis al mi konata, kaj mi sukcesis rekoni ĉe la unua rigardo la diversajn areojn de la planedo.” Post 200 tagoj ŝvebadi iĝas plej normala ago: „Estas eble transdoni objekton al kolego, simple lanĉante ĝin al li. Antaŭhieraŭ mi estis ĵetonta poŝtelefonon al mia kuracisto, sed poste mi haltis, kaj mi ekkonsciis, ke mi ne plu estas en la kosmo!”

Litsakoj

„Mi neniam forgesos la vivon en IKS, je 400 kilometroj super la tero (kiujn veturilo Sojuz laŭiras ene de apenaŭ 8 minutoj je la nekredebla rapido de 27 000 km/horo), dum ĉiuj ĉi monatoj. Mi sentos la mankon de tiu privilegiita fenestro por rigardi la teron.” Kion ŝi manĝis? Ĉefe kvinoon (herbecan jaran planton de la familio amarantacoj kultivatan precipe pro la grajnoj riĉaj je proteinoj), skombron, sed ankaŭ kelkspecajn legomojn. Oni faris teston pri nutrado; pli precize pri la rilato inter nutrado kaj sano. Pri dormado, la astronaŭtoj dormis ene de ŝvebantaj litsakoj alkroĉitaj al muro. Filmo kun detala priskribo haveblas ĉe la retpaĝo https://youtu.be/YlUzva6lRQQ.

Sunleviĝo(j)

Kiujn karakterajn ecojn devas, fine, havi astronaŭto? „Li/ŝi devas elteni la longecon kaj la malfacilecon de la trejniĝo: ĝi estas ne malsama ol maratono, do bezonatas daŭraj sinkoncentrado kaj sindediĉo.” La trejniĝo, al kiu Samantha Cristoforetti aludas, daŭris ĉirkaŭ 2,5 jarojn: en la unuaj ok monatoj oni studas la teorion, la funkciadon de la diversaj IKS-aparatoj.

Poste venas la praktika parto: oni devas scipovi interveni kun la celo savi la vivon de la kolegoj kaj ĝenerale gardi la kosmostacion. Oni imitas rutinon kaj neantaŭviditaĵojn, lernigante la manieron savi, se necese, la deĵorteamon (en januaro Samantha kaj ŝiaj kolegoj devis vere alfronti iun danĝeran situacion) kaj solvi eventualajn averiojn.

La plej signifoplenaj momentoj estis, laŭ Samantha, la alveno al IKS, la komenca konstato pri la foresto de pezo, samkiel la fina vojaĝo, „kiam la veturilo Sojuz disiĝis kaj ni vidis nian lastan kosman sunleviĝon”. (Penvaloras tie ĉi atentigi, ke pro la konstanta moviĝo de la IKS la astronaŭtoj spertis 16 ektagiĝojn kaj 16 sunsubirojn ĉiutage.)

La sciencistoj nun priesploros ĉiujn kolektitajn donitaĵojn kaj tio bezonos kelkan tempon.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La akcidento de Ĉernobilo 30 jarojn poste

Pasis preskaŭ 30 jaroj, sed multaj legantoj certe memoras, kio okazis la 26an de aprilo 1986: en Ĉernobilo, ukraina urbo ĝis tiam sena je aparta famo, eksplodis nuklea reaktoro (kiun oni kutimas indiki per la siglo RBMK) havanta altan koeficienton de potenco. Temas pri la plej serioza nuklea akcidento iam okazinta en la homa historio.

Estis tiam eligitaj 5,2 milionoj da terabekereloj. (Bekerelo estas la mezurunuo de radioaktiveco, el la nomo de la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel, kiu en 1896 hazarde malkovris radioaktivecon.) Por kompreni la gravecon de tiu akcidento, la radiado provokita de la atomaj bomboj ĵetitaj sur Japanion dum la dua mondmilito havis apenaŭ centonan intensecon.

Malvarmiga akvo

La kaŭzoj de la akcidento estis pluraj: unue kulpis erara projektado de la centralo, sed ludis rolon ankaŭ serio da gravaj homaj eraroj. Dum rutina kontrolo rilate al la kapablo de la sistemo funkcii je malalta povumo, la reaktoro fariĝis nestabila, ĉar ĝi ne ricevis sufiĉe da malvarmiga akvo. Oni estis malaktiviginta kelkajn gravajn funkciojn de la sistemo, kiuj rilatis interalie al la eblo de aŭtomata estingado. Kiam la situacio forglitis el la manoj de la laboristoj, ili estis devigitaj klopodi haltigi la reakcion per alternativaj rimedoj.

Radioaktiva brulaĵo

Dum tiu fina kaj senespera provo ili tamen kaŭzis potenc-pinton: ĉi-lasta do deĉenigis eksplodon, kiu dissaltigis la supran (ŝtalan) protektoplaton kun proksimuma pezo de 1000 tunoj. Sekve de tio liberiĝis radioaktivaj vaporoj kaj fisiaj produktoj en la atmosferon. Post kelkaj sekundoj sekvis kroma eksplodo, kiu elĵetis fragmentojn de brulaĵo el la kerno de la reaktoro.

La reaktoroj de la klaso RBMK estis projektitaj sen la sekureca volbo el ŝtalo kaj betono, kiu ekzistas sur la plimulto de nukleaj instalaĵoj: tial post la eksplodo absolute neniu mekanismo povus iom reteni la radiadon. La reaktoro brulis dum dek tagoj, eligante almenaŭ kvin elcentojn de la 192 tunoj da radioaktiva brulaĵo tie ĉeestaj.

Vastaj areoj de la ĉirkaŭanta teritorio estis frapitaj: pli precize, 150 000 kvadrataj kilometroj da teritorio en Ukrainio, Belorusio kaj Rusio estis preskaŭ tuj deklaritaj poluitaj (kun niveloj de radiado, kiuj atingis 38 000 bekerelojn por kvadrata metro), ĉefe fare de izotopoj de cezio, stroncio kaj jodo.

30-kilometra radiuso

La deviga evakuado estis poste etendita al areo de 4300 kvadrataj kilometroj, kaj oni devis permanente reloĝigi 336 000 personojn aliloke. Tri jardekojn post la akcidento la registaro de Ukrainio plue malpermesas vivi ĉirkaŭ la centralo en 30-kilometra radiuso. La nombro de la homaj viktimoj de la katastrofo estas temo de debato. En la loko de la akcidento du laboristoj mortis tuj, kaj 28 pliaj mortis ene de tri monatoj post sia elmetiĝo al 20-siverta radiado.

Tamen estas klare, ke la realaj ciferoj pri la mortintoj estas ege pli altaj. Ne ĉiam facilas kvantigi la efikojn de ies elmetiĝo al radiado: ĉe individuoj, kiuj estis en altaj radiad-niveloj, ne nepre ekestis sanaj problemoj, kiel ekzemple kancero, sed, kiam kancero okazis, ne facilas kompreni, ĉu la kaŭzo de la malsaniĝo ja estis la elmetiĝo al radiado aŭ alia ago, kiel fumado.

Imagaj simptomoj

La Monda Organizaĵo pri Sano siaflanke asertas, ke tiu katastrofo estas provokinta aŭ iel ajn provokonta la morton de 4000 homoj, kaj ke, sekve de ĝi, la ĝenerala ofteco de kancero jam pliiĝis je 3 procentoj; la sama organizaĵo argumentas, tamen, ke la ĉefaj problemoj por la publika sano estas la psikologia deprimiĝo por tiuj devigitaj forlasi la domon en la poluitaj areoj, samkiel la plimalboniĝo de ilia ekonomia kondiĉo, kaŭzita de tiu transloĝiĝo.

Oni ankaŭ atentigas pri la emo, komuna al multaj uloj, pritimi malsanojn surbaze de nur imagaj simptomoj. Aliflanke, fakuloj de tiel nomata Academy of Science (Akademio de Scienco) en Novjorko rimarkas, ke la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) kaj la Monda Organizaĵo pri Sano, inter aliaj, grandparte subtaksis aŭ tute malagnoskis la rezultojn de multaj esploroj plenumitaj de sciencistoj el orienta Eŭropo. Ili aldone kalkulis, ke pli ol 985 000 homoj jam mortis kiel rezulto de la akcidento en Ĉernobilo.

Maltrankviliga aspekto

La plej maltrankviliga aspekto estas, ke la plimulto de la radioaktiva materialo plu kuŝas ene de la reaktoro. Ĝi estas protektita de „sarkofago” ŝtala kaj betona, konstruita kiel portempa solvo tuj post la katastrofo. Tamen tiu ujo estas laŭgrade difektiĝanta kaj el la centralo ja elfluas kelke da radiado. Oni do planis instaladon de nova uja strukturo ĝis la fino de 2015, kio protektos la ĉirkaŭan medion kaj la homan sanon dum tuta jarcento.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu finiĝis la postmilita periodo?

Ĉi-jare, en 2015, okazas tutmonde ceremonioj por memorigi la 70an datrevenon de la fino de la dua mondmilito kaj de la liberigo el faŝismo kaj koloniismo. Kaj en Eŭropo kaj en Azio politikistoj kaj gvidantoj de la koncernaj landoj kuniĝas por ne forgesi la militon kaj por ĵuri kunlabori por monda paco.

Kvankam veras, ke en la nuna mondo daŭras bataloj kaj konfliktoj, almenaŭ kelkloke ja videblas provoj limigi suverenajn rajtojn cele al komuna agado, ekzemple Eŭropa Unio. Membroj saĝe pritraktis la finon de la milito, ne plu luktante, sed diskutante.

Kia, tamen, estas la situacio en orienta Azio? Ĉu finiĝis la postmilita periodo? Tute ne. La cikatroj de la dua mondomilito ankoraŭ videblas, eĉ doloras kaj sangas. Ekzemple, la korea duoninsulo restas duonigita inter norda kaj suda partoj kaj daŭre minacas nuklea konflikto.

Disputoj

Rilate Japanion, la ĉefrolulon en la invada milito en Azio, ankoraŭ ekzistas teritoriaj insulo-disputoj kun tri najbaraj landoj, Ĉinio, Koreio kaj Rusio. Tiaj landaj problemoj estis ĝenerale solvitaj kadre de la sanfranciska pactraktrato de 1951, kiam Japanio fordonis ĉiujn teritoriojn, kiujn ĝi forrabis aŭ alimaniere akiris.

Sed nek Ĉinio, nek Koreio, nek Rusio partoprenis la kunsidojn en Sanfrancisko kaj do ne subskribis la traktaton. Ili poste kaj aparte starigis rilatojn kun Japanio, tamen la teritoriaj disputoj ankoraŭ pendas. Kaj dume en tiuj ĉi landoj furiozas naciismo, kio ne ebligas seriozajn traktadojn por solvi la situacion.

Per la traktato Japanio ŝajne regajnis sian suverenecon kaj do sendependiĝis. Al Unuiĝintaj Nacioj (UN) ĝi aliĝis en 1956. Sed verdire la sendependiĝo estis nur supraĵa, ĉar daŭre okupis la landon Usono.

Soldatoj

Subskribitaj estis la traktato pri sekureco inter Japanio kaj Usono kaj la akompana traktato pri la statuso de la usona armeo en Japanio. Ili pli pezas ol la japana konstitucio. Rezulte ekzistas 132 usonaj militbazoj kaj ĉ. 50 000 usonaj militpersonoj en Japanio. Ili ĝuas eksterteritoriajn rajtojn, tiel ke ekzemple la japana polico ne povas prienketi krimojn de usonaj soldatoj sen konsento de usonaj aŭtoritatoj.

En la gubernioj Tokio kaj najbara Kanagawa troviĝas grandegaj bazoj: la aerbazoj Yokota kaj Acugi kaj la haveno de Yokosuka, la hejma haveno de usona aviadilportanta ŝipo. Por tiuj aerbazoj Usono okupas vastan aerspacon etendiĝantan de la okcidenta parto de Tokio al la najbaraj ok gubernioj je alteco de 2400 m - 7000 m. Japanaj aviadiloj devas akiri permeson de la usona aerarmeo por flugi en tiu ĉi aerspaco, kio ne eblas al komercaj aviadilo-kompanioj.

Do ĉiuj flugoj el la flughaveno Haneda, Tokio, al la okcidento, inkluzive de Osaka, Kyushu, Koreio kaj Ĉinio, devas ekflugi orienten, kaj poste turni sin okcidenten. Pro tiu ĉirkaŭiro komercaj aviadilaj kompanioj perdas jare ekvivalenton de pli ol 200 milionoj da eŭroj.

Militaviadiloj

Usonaj militaviadiloj, kiuj de- kaj al-teriĝas, ne flugas super la domojn de usonaj militpersonoj, sed super tiuj de japanoj. Tio estas diskriminacio kaj grava atenco kontraŭ la homaj rajtoj. La damaĝo severas en Okinavo („Sendependiĝo – ĉu senbaza?” MONATO 2015/4, p.8).

Okinavanoj kaj aliaj japanoj petis la Konsilion pri Homaj Rajtoj de UN, ke ĝi agu. Tamen tiuj petoj ne estas akceptitaj pro artikolo 107 de la UN-ĉarto kaj la laŭa statuso de Japanio kiel dummilita malamika ŝtato.

Japanio pagas 20 % de la tuta buĝeto de UN, plej multe post Usono, sed ankoraŭ estas traktata kiel triaranga ŝtato. En 1995 la Ĝenerala Asembleo de UN decidis per pli ol du-triona plimulto aboli la artikolojn pri malamikaj ŝtatoj (Germanio, ekzemple, ne plu estas tiel konsiderata).

Tamen por ratifi la decidon necesas la apogo de du trionoj de la membro-ŝtatoj, inkluzive de ĉiuj anoj de la Sekureca Konsilio, kio longe daŭros.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova fakejo vid-al-vide de renoma eldonejo

Dum kelka tempo, en la angla urbo Oksfordo, oni povis observi viglan konstruadon en la strato Walton, vid-al-vide de la renoma eldonejo Oxford University Press. Nun, finfine, aperas tie nova kaj nekutima konstruaĵo, kiu igas homojn scivolaj. Kio ĝi estas? Temas pri la plej juna „ido” de la oksforda universitato, pri la nova hejmo de Blavatnik School of Government (Esperante: Lernejo Blavatnik pri Regado), loko, kie kunfandiĝas multnacia kapitalisma agado, filantropia bonkoreco kaj scienca studado.

Malavara donaco

La fakejo estis fondita en la jaro 2010 kiel internacia scienca institucio, kiu celas al mondo pli bone gvidata, servata kaj regata. Laŭ aserto de universitata informisto, ĝiaj studentoj (38 en 2012, 120 en 2015) plibonigos tutmonde kaj la kvaliton de registaroj kaj ilian publikan politikan agadon, pere de instruado, esplorado kaj partoprenado. Ĉio ĉi eblas danke al malavara donaco fare de Leonard Blavatnik. Naskiĝinte en la urbo Odeso kaj kreskinte en Moskvo, li poste fariĝis usona civitano kaj estas nun rigardata kiel la plej riĉa homo vivanta en Britio.

Kiel entreprenisto kaj bonfaranto, kiu plenumis siajn studojn en la universitatoj Harvard kaj Columbia, li akiris sian monon pere de tutmondaj industrioj interalie en la fakoj mina, kemia kaj telekomunika. Lia propra kontribuo al la nova lernejo estis 75 milionoj da pundoj (proksimume 102 milionoj da eŭroj aŭ 114 milionoj da usonaj dolaroj).

Modernaj teknologioj

Ĝis nun la centro okupis tri malsamajn lokojn. La nova konstruaĵo, kiu oficiale malfermiĝos ĉi-aŭtune, estos hejmo por la tuta fakejo. Ĝin dezajnis la mondfama arkitekturejo Herzog and de Meuron, kiu famiĝis interalie pro la dezajno de la pekina sporta stadiono en 2008. La impresa konstruaĵo estis speciale dezajnita por ebligi liberajn diskutadon, interagadon kaj kunlaboradon. Ĝi enhavos grandan prelego-teatron kaj lernoĉambrojn, de diversa grandeco, ekipitajn per plej modernaj teknologioj. Nefermita forumo (angle: open forum) aparte invitos pro sia abunda natura lumo. Ĉi tie estos spaco por ekspozicioj, diskutoj kaj prezentoj.

Ekologiaj ideoj

Cetere la tuta entrepreno meritas atenton pro siaj ekologiaj ideoj. Hejtado kaj freŝaerprovizo funkcios plej energiŝpareme. Oni utiligos sunpanelojn kaj geotermian energipumpilon. La pluvakvo, siavice, estos kolektata. Jen, sume, plia lumturo en la medio de universitata instruado.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Junaj demandoj por maljunaj socioj

En 2012 la plej granda farejo de paperaj vindaĵoj en Japanio raportis, ke la produktado de vindotukoj por maljunuloj superas tiun por beboj. Tiel maljuniĝas la japana socio. En 2060 du el kvin japanoj (39,9 %) estos 60-jaraj aŭ pli.

Hodiaŭ maljuniĝas la popolo de multaj evoluintaj landoj, tamen nenie pli rapide ol en Japanio. Fakuloj nomas socion, kies loĝantaro pli-ol-65-jara atingas 14 % de la tuta popolo, „maljuna socio”, kaj ĉe 21 % „supermaljuna socio”.

Japanio bezonas nur 13 jarojn por fariĝi supermaljuna socio, dum Germanio bezonas 41, Francio 44 kaj Britio 54 jarojn. Ĉi tiu rapida ŝanĝo, en kiu la popolo maljuniĝas, donas malluman, eĉ mornan perspektivon pri la estonteco, kaj prezentas problemojn malfacile solveblajn.

Vartejoj

Ĉar multaj maljunuloj ne povas vivteni sin en sia domo, kaj familianoj ne povas ilin apogi, ili volas aŭ devas loĝi en maljunulejoj. Sed pro manko de maljunulejoj, nun en Japanio pli ol duonmiliono atendas por esti akceptitaj en tiuj ĉi relative malaltkostaj vartejoj.

Krome mankas prizorgantoj kaj flegistoj, ĉar salajroj kaj laborkondiĉoj en maljunulejoj ne bonas. Antaŭvideble, laŭ la japana bonfara ministerio, en 2025 mankos ĉirkaŭ 300 000 flegistoj kaj aliaj helpantoj. Alia problemo: la nombro de maljunuloj suferantaj pro demenco aŭ Alzheimer-malsano.

Leviĝas la demando, kiu ne nur fizike, sed ankaŭ finance subtenos maljuniĝantan popolon. En 1960 unu emeriton subtenis 11,1 pli junaj homoj (inter 20 kaj 64 jaroj). En 2025 estos nur 1,8 „junuloj” por ĉiu emerito. Nun oni demandas sin, kiel la japana socio povos elteni tian ŝarĝon.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ono da kimono-portantoj

La japana vestaĵo „kimono” prezentas simbolon de la landa kulturo. Tamen malpliiĝas la nombro de kimono-portantoj. Kvankam antaŭ 30-40 jaroj japanaj maljunuloj ĝin surhavis, nun normalas, ke ili portas okcidentajn vestaĵojn. Oftas, ke junuloj neniam surhavis kimonon.

Kimono kaftane aspektas kaj montras diverskolorajn bildojn aŭ desegnaĵojn. En la japana „kimono” signifas laŭvorte „surhavaĵo” aŭ „vesto”.

Aĉeti kimonon malsamas ol aĉeti okcidentan veston. Unue, ĝi ne vendatas en normala fasonejo, sed en fakfasonejo nur por kimonoj, nomata gohukuja. Due, ĝi estas fasonata el plena vestoŝtofo laŭ la korpo de la mendinto kaj necesas preskaŭ unu monato por ĝin finfari. Ĝi kostas minimume 30 000 enojn (proksimume 220 eŭrojn).

Ceremonio

Nuntempe malmultas okazoj, kiam japanoj surhavas kimonon. Temas pri tradiciaj aŭ memorigaj okazaĵoj, kiel novjara vizito al sanktejo aŭ geedziĝa ceremonio laŭ tradicia maniero. Sed eĉ tiam oni ofte ne plu portas kimonon.

Raportite estas, ke kriziĝas la kimono-industrio. En 2011 la brita novaĵo-servo BBC informis, ke, ĉar oni ne aĉetas kimonojn, la laboristoj ne povas sin vivteni kaj ne venas junuloj por lerni kiel fasoni kimonojn. Aliflanke la estonteco ne tute nigras. Gazeto en Finnlando raportis, ke ĝinzoŝtofa kimono videblis dum modo-foiro.

Hodiaŭ ne necesas vivi kiel la prapatroj kaj, ekzemple, porti kimonon en ĉiutaga vivo. Eblas nun ĝui nunajn kaj novajn kimonoformojn. Ne malpliiĝis okazoj por ĝin surhavi, kaj kimonon porti ebligas al junuloj sperti popolvestaĵon.

SEŜIMO Masaja
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Seŝimo Masaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bela vestaĵo

Mi gratulas vin pro la grafike belaspekta maja numero de nia kara revuo MONATO. Nun, krom bona enhavo, ĝi havas ankaŭ belan vestaĵon.

BeneditoDE PAULA
Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Benedito de Paula el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Libro pri kunsento

Fine de 2014 aperis en Slovakio La libro pri kunsento (ISBN 978-80-8149-027-9). La 223-paĝan volumon verkis Milan Šišmiš [ŝiŝmiŝ]. Ĝia subtitolo tekstas Tradicioj kaj personoj (ne nur) de la slovaka vegetarismo.

La libro estas dividita en ses ĉapitrojn, kiuj pritraktas diversajn temojn de vegetarismo. Leganto trovas tie verajn kaj ankaŭ ridigajn rakontojn, mallongajn citaĵojn, fotojn ktp, kiuj enkondukas la historion de vegetarismo en Slovakio kaj en la mondo.

Dinamika

Fakuloj taksas la volumon (haveblan nur en la slovaka lingvo) valora konsultlibro. Ĝi estas verkita en facila lingvaĵo sed laŭ dinamika maniero. Ĝin eldonis Slovaka Nacia Biblioteko kaj Nacia Biografia Instituto en la urbo Martin.

Menciita estas la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), la slovaka magazino Esperantista Vegetarano, kaj la nomoj de slovakaj esperantistoj-vegetaranoj (Peter Baláž, Ján Maliarik, Stano Marček, Albert Škarvan, Arnošt Váňa).

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu la homojn trafos la fino de la dinosaŭroj?

La tero eniris en novan estingiĝan fazon, la sesan de ĝia historio. Dum pasintece, antaŭ 65 milionoj da jaroj, simila estingiĝo frapis dinosaŭrojn, ĉi-foje oni devas esti ege pli maltrankvila. Ŝajnas, ke inter la unuaj viktimoj de la minacanta malapera epoko estos alkalkulitaj la homoj mem. Se la esploro ne venus el tri el la plej prestiĝaj usonaj universitatoj (Stanford, Princeton kaj Berkeley), oni ja rajtus pensi pri intrigo de nova filmo sciencfikcia. Sed la afero estas tute serioza. Sciencistoj el la menciitaj nord-amerikaj universitatoj konstatis, ke vertebruloj (al kies familio ni, dupieduloj, apartenas) malaperas je rapido 114-oble pli alta ol la normala.

Fosilioj

„Se oni faros nenion por ĉesigi tiun ĉi procezon, la homa specio ne nur malaperos, sed verŝajne estos unu el la unuaj, kiuj estingiĝos”, klarigis al BBC la respondeculo de la esploro Gerardo Ceballos. La studaĵo, eldonita en la revuo Science Advances, konsideris la estingiĝan indicon de vertebrulaj specioj. Kiel? Simple per analizo de la fosilioj de la specioj jam estintece malaperintaj. Ekde 1900, laŭ la esploro, pli ol 400 vertebruloj malaperis, kaj la rapido de tiu fenomeno nun pliiĝas.

Abeloj

La kaŭzoj estas diversaj kaj inkluzivas interalie klimatan ŝanĝiĝon, poluadon kaj senarbarigon. Ofte citata ekzemplo: la esploristoj asertas, ke ene de apenaŭ tri homaj generacioj perdiĝos la nekalkuleblaj profitoj rezultantaj el la polenado en la agrikultura fako. Fakte abeloj sur la tero estas, laŭ ĉi-rilata taksado, pereantaj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko Scienco kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pinta renkontiĝo

Sekureco de energi-fontoj, klimato-politiko kaj ekonomia kresko troviĝis inter la ĉefaj temoj traktataj dum somera pintkunveno de la ĉefministroj de la Viŝegrada Grupo, aŭ V4, konsistanta el Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio.

 

Kun la franca prezidanto François Hollande ili diskutis la komunan sekurecan kaj defendan politikon de Eŭropa Unio (EU) kaj la sekurecan situacion en Ukrainio. Diskutataj estis ankaŭ enmigrado kaj la financaj problemoj de Grekio. La kunsido okazis en la slovaka ĉefurbo Bratislavo en junio.

 
Julius HAUSER
 
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝpari energion - ne monon

Malpli ol unu elcento da interezoj por mono en ŝparlibro aŭ ĝirokonto en Aŭstrio – kaj de tiu sumeto unu kvarono iras al la ministro pri financo. Restas preskaŭ nul. Ĉu kaŝi la kapitalon sub matraco aŭ en ŝtrumpo? Aŭ malŝpari la monon por rapida aŭto kaj vojaĝo ĉirkaŭ la mondo?

Multaj havas pli bonan ideon. Ili renovigas, pligrandigas aŭ eĉ novkonstruas domon. Bona investo estas la izolado de domo kontraŭ varmoperdo. Sekve la hejtkostoj estas nur unu triono aŭ kvarono kompare kun neizolita domo. Krome en somero la varmego restas longe ekstere de la muroj. Nemirinde, ke nun ĉie en Vieno oni vidas konstruejojn, skafaldojn kaj gruojn.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial tiom da fotoj?

Mi legis kun intereso la junian numeron de MONATO, precipe la artikolojn pri la persona instigilo kaj pri la Loreta Vojo. Belaj koloraj fotoj (ne nur front-paĝe!), sed kial tiom grandaj? Krome mi rimarkis, ke ne pli ol 12 personoj kontribuis, el kiuj la ĉefredaktoro kaj Roberto Pigro (dufoje). Ĉu mankas al MONATO kontribuantoj kaj kontribuaĵoj?

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gratuloj

Oni ĵus enmanigis al mi la majan numeron de MONATO. Dankon pro la sendado. Kaj krome, ĝi estas belega! Gratulojn!

Alberto GARCÍA FUMERO
Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Simpla kalkulo

Grava principo de MONATO estas, ke kontribuantoj traktu propralandajn aferojn. Mi, laŭradika germano apud la franca landlimo kun dugeneracia antaŭscio, neniam aŭdacus skribi pri Grekio. Sed jam delonge la ĉiutagaj frumatenaj novaĵoj puŝis min al la komputilo.

Tamen mi rezistis ĉiutagan efemeran komentadon neniam aktualan por nia magazino, dece atendante la solvon de la greka tragedio. Ankaŭ en la nunaj tagoj, fine de junio, ne videblas fino. Evidentiĝas nur kulmino de nesolvebla krizo, eble eklipsa punkto (denove greka pruntovorto).

La hodiaŭa informo estis, ke post la eŭropa internministra konferenco, kiu rifuzis novajn trukoprovojn deflanke de la greka registaro, por Germanio restos porgreka garantio de 80 miliardoj da eŭroj (el la tiulandaj ŝuldoj de entute 320 miliardoj).

Estu feliĉa, se vi ne estas eŭropano. Se ne, kara eŭropa kuncivitano, bonvolu kalkuli kun mi: 80 miliardoj dividite per 80 milionoj da germanlandaj loĝantoj sekvigas 1000 eŭrojn por ĉiu persono, certe ne pluse. Kaj tiu kalkulo rajtigas min skribi pri Grekio, ĉar ĝi koncernas min.

Simpla kalkulo por via estonteco sub la sanktaj signoj de Bruselo: dividu la miliardojn per mil, kaj vi vidas la milionojn da eŭroj, kiujn vi bezonas rilatigi al la loĝantoj de via lando. Tiam vi scias, kiom da ŝuldoj via registaro surmetos sur vian dorson nur por tiu ĉi eta afero aktuale diskonigita. Kaj pripensu, ĉu vi kiel ordema civitano volas tian politikon.

Cetere, la konduto de la greka registaro, kiu laŭte parolas pri la digno kaj la honoro de la greka popolo, kvankam temas nur pri ŝuldoj kontrakte repagendaj, senhonorigas ĉiun eŭropan civitanon, kiu ne pretendas, ke iu alia transprenu la proprajn ŝuldojn.

Kaj ankaŭ la aliaj registaroj en EU simile senhoneste agadas, daŭre dorlotante malbonkondutan membron. Krome, en Eŭropo estas pluraj landoj, kiuj pene sanigis sin mem, kaj aliaj, kiuj estas ankoraŭ en pli mizera stato ol la greka ŝtato.

Ĉiu humanisme edukita eŭropa burĝo povas nur miri, ke la hodiaŭaj grekoj kredas, ke por la laŭdira lulilo de la demokratio validu aliaj reguloj ol por la cetera mondo. Jes ja, Eŭropo estas kulture ligita terpeco jam de tri jarmiloj.

Sed se oni vere intencas starigi funkciantan ekonomian eŭropan pakton, tiam regu reguleco, sincereco kaj honesteco, por ĉiu nedisputeblaj.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsukcesa aviado

Du okazaĵoj en la litovia aviado de la pasinta printempo pruvas, ke tiu sektoro en Litovio ne prosperas: aviadilo falis, kompanio bankrotis ...

Malaperis aviadilo

La 16an de majo 2015 en Litovio estis tragika informo – super Balta Maro dum favoraj veterkondiĉoj malaperis aviadilo. Ĝi apartenis al eta kompanio Klaipėdos avialinijos (Fluglinioj de Klaipėda), kiu aktivas precipe sur agrikultura kampo (sterkoŝutado), sed ankaŭ ofertas servojn de aera fotado kaj filmado kaj transportado de paraŝutistoj. Tiu ĉi en la jaro 1981 produktita unumotora rusa aviadilo An-2 flugis de la sveda urbo Gotenburgo al Klaipėda. La litova kompanio ĝin aĉetis en Svedio, kaj du pilotoj devis transporti ĝin al Litovio.

La taskon plenumis la du plej kvalitaj litovaj pilotoj Adolfas Mačiulis [maĉjulis] kaj Alvydas Selmistraitis. Ili jam estis en la aerspaco de Litovio, je preskaŭ 97 marmejloj de la ĉemara urbo Palanga, kiam la kontakto kun la aviadilo subite malaperis. Des pli strange estis, ke la aviadilo estis teknike en ordo kaj ke la pilotoj havis kune 40-jaran sperton.

Tuja serĉado per aviadilo ne estis fruktodona. Ĉu la pilotoj saviĝis aŭ ne, longe ne estis klare. Kial la aviadilo malaperis, nur ili povus respondi. La aviadilon serĉis litovoj kaj latvoj en siaj respektivaj akvoteritorioj. Tri tagnoktojn oni bezonis, ĝis finfine la aviadilon oni trovis je pli ol 100 km for de la marbordo, je profundo de 124 metroj. Oni petis la nederlandan kompanion Mammoet organizi observlaborojn de la falinta aviadilo. Nederlandaj spertuloj levis la flugmaŝinon al profundo de 5-10 m kaj observis ĝin. Oni konstatis, ke ene estas la korpo de nur unu piloto.

Kio estis la kialo de la katastrofo, ĝis nun ne estas klare. Medicinspertuloj post la observo de la trovita korpo de Adolfas Mačiulis konstatis, ke en lia sango estas 0,77 promiloj da alkoholo. Onidire, ne li pilotis la aviadilon, sed lia kolego. Kie estas la dua piloto, ĝis nun ne estas klare, kaj probable tiu demando ankoraŭ longe restos enigmo en la litova aviadhistorio.

Bankrotis flugkompanio

Tagmeze de la 22a de majo 2015 la litova flugkompanio Air Lituanica informis, ke pro financaj problemoj ĉiuj flugoj ne plu estos efektivigataj. Onidire pasintjare la kompanio spertis malprofiton de ĉirkaŭ 10 milionoj da eŭroj. Tamen oni sukcesis trovi solvon por la pasaĝeroj: ilin transportis la latva flugkompanio Air Baltic.

Air Lituanica estis la kompanio, kiun en 2013 kreis la municipo Vilnius. De tiam ĝi neniam estis en prospera situacio kaj senĉese bezonis financajn injektojn. La problemoj akriĝis, kiam ŝanĝiĝis la urbestro de Vilnius. La nova urbestro Remigijus Šimašius [ŝimaŝjus] rimarkis, ke la sindevigoj de la kompanio pli ol trioble superas la posedaĵon. En tia situacio neniu privata investanto volas subteni ĝin, kaj la municipo ne havas sufiĉe da financaj rimedoj por nutri la malprosperantan kompanion.

Dume la eksa urbestro kaj kreinto de Air Lituanica Artūras Zuokas asertis, ke la decido fermi la kompanion estas pure politika. Post la bankroto ŝtataj organizaĵoj komencis pli aktive diskuti pri tio, kiel plibonigi la atingeblojn de Litovio. Oni decidis krei specialan fonduson por altiri novajn flugojn al Vilnius. La nova urbestro diris, ke la registaro tiucele povus investi ĉirkaŭ unu milionon da eŭroj kaj similan sumon povus investi ankaŭ la urbo.

Post la malapero de Air Lituanica ekis negocado kun la latva flugkompanio Air Baltic pri eventuala komuna flugkompanio de ĉiuj tri baltaj landoj: Latvio, Litovio kaj Estonio. Tuj post la malapero de la litova kompanio la latva anoncis ses novajn flugdirektojn el Vilnius.

Kial la litovoj malprosperas?

Litovaj aviadspertuloj daŭre penas respondi al la demando, kial spite al multjaraj malprofitoj la estona flugkompanio Estonian Air kaj la latva Air Baltic plu funkcias, sed litovaj kompanioj unu post la alia fermiĝas. Iam la litovoj fieris pri sia aviado.

La unuaj aviadiloj el Kaunas komencis flugi en 1919, kaj la unua pasaĝera linio inter Königsberg (la nuna Kaliningrado) kaj Kaunas kun germanaj aviadiloj estis inaŭgurita la 26an de julio 1921. En 1938 estis fondita la kompanio Lietuvos oro linijos (Litovaj fluglinioj) kun du seslokaj aviadiloj Percival Q.6.

Tuj post la ŝtata resendependiĝo sur la bazo de la loka branĉo de la sovetia flugkompanio Aeroflot kreiĝis Lithuanian Airlines. Antaŭ 15 jaroj ĝi havis dekon da itineroj al diversaj urboj de Eŭropo, sed la reto konstante disŝiriĝis. En 2005 la flugkompanio estis privatigita kaj ŝanĝis la nomon al FlyLAL – Lithuanian Airlines. Ĝi funkciis ĝis sia bankroto en 2009.

Intertempe kreiĝis ankaŭ kelkaj aliaj etaj kompanioj, kiuj funkciis mallonge, estis malprofitaj kaj finfine bankrotis.

Ekonomikistoj kredas, ke litova komerca modelo ne estas praktika kaj agadorientado nur al Litovio aŭ Vilnius estas tro malgranda, por ke ĉi tie povu prosperi kompanioj. La plej bona solvo estus havi unu komunan kompanion en ĉiuj tri baltaj landoj aŭ subvencii ceterajn itinerojn laŭ aŭkcia modelo. Oni rimarkas ankaŭ, ke litovoj ĉion emas rapide ĉesigi. Dume la latva kompanio prosperis kaj daŭre plilarĝigas sian agadon.

Ankaŭ la estona Estonian Air spertis malprosperajn momentojn, sed poste ĝi reviziis sian agadon kaj efike korektis ĝin. Ankoraŭ unu grava aspekto: en Latvio kaj Estonio rimarkeblas vere forta ŝtata subteno de la naciaj fluglinioj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Celataj: malpli altaj luprezoj

Kreskanta urbo – malabundaj loĝejoj: Jen la situacio en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio. La loĝantara kresko estas la sekvo de daŭra enmigrado el aliaj landoj de Eŭropa Unio, Afriko kaj la Proksima Oriento.

Baldaŭ loĝos en Vieno du milionoj da homoj. Sekve la prezoj de loĝejoj kreskas. Nuntempe por luata loĝejo oni pagas ĉiumonate 10 ĝis 20 eŭrojn por ĉiu kvadrata metro, kaj por propra loĝejo 2000 ĝis 5000 eŭrojn por kvadrata metro – plej ofte sumon nepageblan por juna familio.

Kooperativoj

Privataj firmaoj kaj kooperativoj konstante konstruas loĝejojn, sed ne sufiĉe. Tial la komunumo Vieno, post kelkjara paŭzo, baldaŭ konstruos loĝejojn kun la celo malaltigi la luprezojn. Ĝis la jaro 2018 estiĝos 2000 novaj loĝejoj, kies subvencio atingos 25 milionojn da eŭroj.

La monata luprezo estos maksimume 7,50 eŭroj por ĉiu kvadrata metro. La politikistoj de la Verda Partio kritikis tiun planon de la socialdemokratoj. Ili volas 1000 loĝejojn pli.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Faŭsto hodiaŭ

La faŭsta dilemo hodiaŭ verdire ĉieas. De ĉiuj anguloj vokas, alloge palpebrumas diversformaj revoj pri io granda, io pli.

Mono senĉese bruas. Loterioj, terure alte salajrataj sportistoj aŭ filmaktoroj, la pli kaj pli dominanta plago de spekulado, la senĉesa priekonomia gurdado de politikistoj. La bruo de televido, de kinostelaj amoj, tritagaj youtube-famuloj.

La perfida allogo de la ŝtata povo. La ĉiopova tento de „sekurecaj” agentejoj, komputilaj manipulantoj, misinformaj „servoj”. La sirena alvoko de ĉarlatanaj religiaj misgvidantoj ktp, ktp. Ni vivas tagon post tago skuataj, premataj, se ne taŭzataj, de tiuj mil voĉoj, tiroj, puŝoj, karesoj, tuŝetoj.

Verdire nenio esence novas en ĉio ĉi. Sed la skalo, kiun atingas nun la tuta fenomeno, ne imageblis en antaŭaj epokoj.

Ni vivas, mi dirus, en baze kaj esence faŭsta epoko. Eĉ la scienco ne eskapas la ondegon – aparte ĉar nia ampleksiĝanta konaro kerne rolis kaj rolas en la estiĝo mem de tiu ĉio-platiganta torento.

Pri ĉio ĉi, tamen, kion diri, kio ne estus mem parto de ĝi? Kiel alternativi, subeniri, liberiĝi, sen fariĝi nur unu plia pepeto meze de la milvoĉa koruso? Eble ĝuste en tio troviĝas la vera nuntempa faŭsta turmento.

Atentu tamen, ke la deziro de „io pli” estas en si mem neniel malestiminda. Male, ĝi fundamentas en la homa koro. La paradokso estas, ke el ĝi fontas la plej alta kaj plej terura en la homa konduto.

Tamen kiom el ni kapablas sufiĉe klare percepti la diversajn fadenojn de sia propra koro, por povi almenaŭ iugrade, iusence seniĝi de sklaveco? Kaj, ho ve, ĉu eble tiu deziro mem estus nur unu plia reveto inter la miloj kaj miloj?

Francisko LORRAIN
Kanado

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Francisko Lorrain el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ambicia plano

Litovaj politikistoj subite rimarkis, ke draste malgrandiĝis la enlanda loĝantaro. En 2001 oni kalkulis 3 483 972 personojn, sed komence de 2015 temis pri nur iom pli ol 2 921 000. La kialoj estas elmigrado kaj malgranda naskokvanto.

En la litova parlamento la estroj de ses politikaj partioj subskribis interkonsenton pri elmigrado. Celate estas, ke en la jaro 2025 vivu en Litovio 3,5 milionoj. Tio signifas, ke elmigrado estu malaltigita de 18 al 9 elcentoj.

Reveni

Samtempe oni strebos krei longdaŭran programon por atingi pozitivan bilancon inter elmigrado kaj (re)enmigrado. Nepras krei favorajn kondiĉojn, kiuj instigu elmigrintojn reveni, labori kaj vivi en sia lando. Laŭ la interkonsento: „La nuna elmigrado fatale minacas detrui la rilatojn inter homoj kaj de la patrujo”.

La interkonsenton ne subskribis la opoziciaj partioj. La estro de la parlamenta konservativa frakcio Andrius Kubilius kritikis la dokumenton. Li taksis ĝin ridinda, aparte por afero tiom grava.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Daŭripovaj energioj por universala evoluo

Energio-efikeco, ŝtata-privata partnereco, daŭripova transporto kaj novigantaj financaj mekanismoj por daŭripova energio staris meze de konferenco okazigita en la aŭstra ĉefurbo Vieno. Partoprenis en la kvara Viena Energia Forumo (VEF) 2015 pli ol 1500 reprezentantoj de 60 landoj, inkluzive 24 ministrojn.

Enkadrigitaj en la konferenco, kun la temo „Daŭripova energio por universala evoluo”, estis specialaj programeroj, kiel „Voĉoj de ĉefoj pri energio”, „Klimata lernejo”, retaj sesioj pri „Virinoj por daŭripova energio”, kaj ministra aranĝo por progresigi puran energion.

Avantaĝoj

La forumo celis kontribui al la post-2015-evoluo kaj klimataj procezoj, emfazante iliajn kunajn avantaĝojn kaj indikante plej bonajn praktikojn kaj agadojn.

La forumo, kiu okazas ĉiun duan jaron, estis lanĉita en 2008 de la aŭstra registaro, Internacia Instituto pri Aplika Sistemanalizo (IIASA) kaj Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado (UNIDO).

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ampolaj paretoj

Ili venis el Munkeno (Germanio) kaj disvastiĝis en Vieno okaze de la tiel nomata Vivobalo kaj de la kantokonkurso. Eble en la tuta mondo ili aperos: verdaj kaj ruĝaj ampolaj paretoj, kiuj montras al piedirantoj, ĉu iri aŭ halti.

Ofte oni vidas ampolan paron el viro kaj virino. Fojfoje estas du viroj aŭ du virinoj. Tiel Vieno volas montri al la mondo, ke la aŭstra ĉefurbo estas tolerema kaj kosmopolita.

Intertempe la paroj aperas ankaŭ sur turista brikabrako: T-ĉemizoj, kruĉoj, magnetoj por fridujo kaj bildpoŝtkartoj. Kelkaj ridas pri tiu ludilo – bone, ke oni ne havas aliajn problemojn. Kaj de ie devas veni la fatraso.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Statistikoj pensigaj

Pro la politika kaj milita krizo en Sirio, kiu estigis ĉirkaŭ kvar milionojn da rifuĝintoj, Unuiĝintaj Nacioj (UN) petis, ke membro-ŝtatoj akceptu laŭeble plej multe da sirianoj. Germanio allasis ĉirkaŭ 20 000 dum Japanio nur tri.

En 2014 petis enirpermeson en Japanion ĉirkaŭ 5000 rifuĝintoj, precipe el Nepalo, Turkio, Srilanko, Mjanmao kaj Vjetnamio. El tiuj 11 estas akceptitaj. En la sama jaro, Germanio, Usono, Britio kaj Koreio akceptis respektive 33 310, 21 760, 10 725 kaj 87.

La 20a de junio estis la Monda Tago de Rifuĝintoj. Tuj antaŭ la tago, la Alta Komisiito pri Rifuĝintoj ĉe UN anoncis, ke fine de 2014 mondskale ĉirkaŭ 60 milionoj estis elpelitaj el sia hejmo pro milito aŭ persekutado.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-04-03

Denaskaj aidoso kaj sifiliso neniigitaj

Fine de junio 2015 la Tutamerika Organizaĵo pri Sano oficiale agnoskis Kubon kiel la unuan landon en la mondo sukcesintan forigi la denaskajn aidoson kaj sifilison. Tiu ĉi sukceso meritis la laŭdojn, interalie, de Anna Lucía D'Emilio, reprezentanto de UNICEF en Kubo.

La agnosko sekvas la viziton de spertuloj de la Tutamerika Organizaĵo pri Sano, okazintan en la pasinta marto kun la celo konstati la faktojn kaj analizi raporton tiurilate submetitan al ĝi fare de la kuba ministerio pri sano.

Ceremonio

En la jaroj post 1970 Kubo lanĉis programon, kiu celis la reduktadon de la kunnaskita sifiliso. Oni sukcesis iom post iom malaltigi la nombron de la kazoj ĝis inter 0 kaj 0,04 por ĉiu milo da novnaskitoj. Dum la agnoska ceremonio, la kuba ministro pri sano Roberto Morales Ojeda, insistis pri la daŭra neceso kunlabori en tiu fako kun aliaj landoj.

Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Popolo 1, Eŭropa Unio 0

„Damne ... mi ne plu volas aŭdi pri Grekio.” Jen la vortoj de usonano, en kies lando mi gastas kaj kie mi nun enkomputiligas ĉi tiujn liniojn. Facile imageblas, ke ne nur usonanoj tiel opinias. Ankaŭ multaj eŭropanoj, kies gazetoj (se tiujn ili entute legas) same kiel la televidaj kaj radiaj novaĵelsendoj jam de semajnoj plenas je opinioj, fojfoje malpli ol je faktoj.

Tamen por eŭropanoj gravas la krizo en Grekio – ne nur por tiuj, kiuj ĉiutage uzas eŭrojn, kaj demandas sin eventuale ne ĉu, sed kiamaniere la valuto eltenos, sed ankaŭ por tiuj, kies registaroj kaj bankoj pruntedonis monon al Grekio.

Ekonomiko, almenaŭ al ne-ekonomikistoj, estas komplika, mistera afero. La skota verkisto Thomas Carlyle [kalajl] nomis ĝin „scienco morna”. Ŝerce, aŭ eble ne tute, oni diras, ke kieas kvin ekonomikistoj, tieas ses opinioj. Do eble ankaŭ ekonomikistoj taksas sian sciencon, se ne morna, do komplika kaj almenaŭ iom mistera.

Pro tio, eble, la krizo estas simpligita kaj komprenebligita, kvazaŭ temus pri futbal-matĉo. Jen unuflanke la heroa, kuraĝa sed subfinancata greka teamo, kun ludantoj apenaŭ trejnitaj; jen aliflanke la potenca, riĉega eŭropa teamo, kun konataj punŝotistoj kiel Merkel kaj Hollande.

Kaj, kiam venkis en la referendumo la 5an de junio la grekoj, kaj maldece fingrumis al la eŭropa teamo, indikante, ke ili ne plu volas ludi laŭ la eŭropaj reguloj, ekhurais la fejsbukaj spektantoj.

Grekoj parolis (kvankam voĉdonis nur duono de la popolo) ne nur por si, sed ankaŭ por opresata, subtretata kaj finance ekspluatata eŭropa popolo, jubilis la komforte enfoteligita fejsbukanaro. Hura! Popolo 1, Eŭropa Unio 0.

Sed futbalo ĝi ne estas. Kaj rigardi ĝin tia bagateligas la tutan malfeliĉan aferon. Kial, kiel argumentas en ĉi tiu numero nia germana korespondanto Franz-Georg Rössler, liaj samlandanoj (kaj ne nur) konstante per siaj impostoj financu grekojn, kiuj ŝajne, kvankam finance draŝataj, malemas entrepreni fiskajn kaj aliajn reformojn? Reformoj, cetere, kiujn landoj en similaj, sed ne tiom ekstremaj pozicioj, kiel Irlando, senbrue englutis?

Aliflanke, kial EU ne pli entuziasme kaj malavare intervenis? Per eble ne tute fidinda fonto mi informiĝis, ke Grekio bezonas ekvivalenton de 370 miliardoj da dolaroj. Tamen la registaroj (t.e. impostopagantoj, do vi kaj mi) preskaŭ senlime subvenciis bankojn kaj aliajn financajn institutojn por ilin savi: 2513 trilionoj por Citybank, 2041 por Morgan Stanley, 1344 por Bank of America – 354 bilionoj eĉ por Deutsche Bank.

Verdire nek grekaj politikistoj nek EU gloron rikoltas pro la disputo. Ili ambaŭflanke nutras la miopajn ambiciojn de tiuj, kiuj volas frakasi la union, detrui la eŭron, kaj reveni al epoko de malgrandaj ŝtatoj, eterne militantaj.

Evidente, la unio ne estas perfekta. Neniu sistemo politika perfektas. Tamen anstataŭ hurai kaj jubili el la sekureco de niaj fejsbuk-paĝoj, ni eŭropanoj kunlaboru por la eterna ben' de ni ĉiuj.

Ja pli facile skrib- ol realig-eble ...

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de „Monato”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Armitaj amikoj

Militan kunlaboron diskutis en julio la slovaka ĉefministro, Robert Fico, kun sia pola kolego, Ewa Kopacz.

Subskribita estas interkonsento pri komuna produktado de batalveturiloj de la tipo Rosomak-Scipio 8 x 8. Pollando liveros ĉasiojn kaj Slovakio senhomajn batalturojn. Krom tio, Slovakio riparos haŭbizojn, tankojn kaj kanonojn de siaj polaj partneroj.

Laŭ komunikaĵo post la renkontiĝo de la ĉefministroj, la du landoj progresigos kunlaboron de militaj industrioj kaj de modernigo de armiloj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvaronmiliardo da narkotuloj

Dum malpliiĝas la kokain-konsumo, kreskis tiu de haŝiŝo kaj opioido 1, laŭ raporto pri narkotaĵoj por 2015 de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado (UNODC).

La raporto, prezentita en Vieno, notas rekordan opi-produktadon. Tutmonde estas laŭtakse 250 milionoj da narkotuloj, kaj en 2015 forpasis 190 000 homoj pro narkotaĵoj. Laŭ la direktoro de UNODC Jurij Fedotov, nur unu el ses narkotuloj havas aliron al kuracado.

La nombro de narkotuloj pliiĝis je tri milionoj kompare kun la pasinta jaro. Tamen, konsiderinte la kreskon de la monda loĝantaro, la raporto konstatas, ke la nombro de narkotuloj, taksata je 246 milionoj en 2015, restis stabila. Problemojn pri narkotaĵ-konsumo spertas 27 milionoj da homoj.

Opiopapavo

UNODC mencias 32,4 milionojn da opioid- kaj 16,5 milionojn da opi-konsumantojn tutmonde. La nombro de kokain-konsumantoj estas taksata je 17 milionoj. Kultivado de opiopapavo por kruda opi-produktado, la baza substanco por heroino, atingis en 2014 laŭ la raporto la due plej altan staton ekde 1930. En Afganio, kiel ĉefa regiono de kultivado de opiopapavo, la produktado atingis historie plej altan punkton.

UNODC emfazis la signifon de aliaj enspezaj fontoj por kamparanoj, kiuj ĉi-momente dependas de produktado de kontraŭleĝaj narkotaĵoj. Tamen establi aliajn fontojn postulas multe da tempo.

Monrimedoj

Oni plendas pri manko de sufiĉa financa subteno por tiaj evoluprojektoj. La landoj de la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo malpliigis ĝin de 2009 ĝis 2013 je 71 %. Tiucelaj monrimedoj nun konsistigas nur 0,1 % de la tutmonda evoluhelpo.

Granda ĉapitro en la raporto estas dediĉita krom al la „naturaj” ankaŭ al la t.n. sintezaj narkotaĵoj, antaŭ ĉio al metamfetamino. La konsumo de kristala metamfetamino kreskas en Eŭropo kaj Norda Ameriko. Laŭ UNODC, en decembro 2014 identigeblis 541 t.n. psikoaktivaj substancoj, je 20 % pli ol dum la pasinta jaro.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno
1. Opioido estas psikoaktiva kemiaĵo, kiu funkcias per ligado al opioidaj riceviloj, kiuj troviĝas ĉefe en la centra kaj periferia nerva sistemo kaj la gastrintesto. (Vikipedio)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu la vera kialo de la romia falo?

Kio determinis la finon de la romia imperio? Se legi ajnan libron pri historio, la respondo estas, ke kulpis la barbaraj invadoj. Sed verŝajne piednoto, aŭ pli ampleksa aldono, estos baldaŭ bezonata: Esploro lastatempe eldonita en la scienca revuo Nature fakte asertas, ke la barbaroj ne agis solaj. Ili ricevis rimarkindan eksteran helpon, konsistantan el tuta serio de naturaj katastrofoj, kiujn malbridis fortaj vulkanaj erupcioj. Tiuj kaŭzis malfavorajn veterkondiĉojn, malsaton, epidemiojn, kiuj faligis imperion jam malstabilan.

Kiel la studo montras, 15 el la 16 plej varmaj someroj okazintaj inter 500 a.K. kaj 1000 p.K. antaŭis notindaj erupcioj. Aliflanke, kvar el la plej malvarmaj someroj en la sama periodo venis tuj post erupcioj. Oni atingis tiujn konkludojn danke al la eltirado – en Gronlando kaj Antarkto – kaj la posta analizado de pli ol dudek glaciaj cilindroj. Tio fortigas la sciencan teorion, kiu vidas ligitecon inter vulkana aktiveco kaj klimata ŝanĝiĝo. Oni multe diskutas pri la origino kaj la konsekvencoj de la ŝajne eksterordinaraj klimatŝanĝiĝoj.

Laŭ la aŭtoro de la esploro, d-ro Michael Sigl, laboranta ĉe Desert Research Institute de Reno kaj en la svisa Paul-Scherrer-Institut, tiuj tuŝis Eŭropon kaj Mez-Orienton en la epoko de la romia falo kaj komenciĝis per la tiel nomata „mistera nubo” de 536 p.K.

Ĉenreago

Estas konataj minimume du grandaj vulkanaj erupcioj en tiu historia periodo. Ja ŝajnas, ke la tiama malaltiĝo de la temperaturo sur la tero rilatis al eroj de vulkana sulfato, kiuj kovris la supran parton de la atmosfero kaj tiel filtris la sunradiojn. La malfavoraj veterkondiĉoj sekve provokis ĉenreagon, kiu rezultigis malsaton, malsanon, detruon, ruinon, sekecon. Krome ne forgeseblas la tiel nomata „pesto de Justiniano”, inter 541 kaj 542 p.K. Tiu mortigis trionon de la loĝantaro de la eŭropa kontinento.

Malforteco

Kasiodoro (politikisto, verkisto kaj historiisto, kiu vivis dum la tiel nomata rom-barbara ostrogota reĝado kaj kiu estis prefekto komence de la 6a jarcento p.K.) skribis, en la jaro 536 p.K., ke Italio spertis vintron sen tempestoj, malmildan printempon kaj nevarman someron. Do estas pravigeble hipotezi, ke malfavora klimato ja aldonis sin al la milita malforteco, kiu jam karakterizis tiutempe la imperion. Pluraj historiistoj konsideras la peston kiel la finofaran baton, kiu finfaligis imperion jam senfortigitan, pro tio, ke ĝi perdis povon kaj politikan influon pro la venkoj de barbaraj armeoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dankon pro la koloroj

Mi ricevas MONATOn danke al la helpo de donacantoj, kiuj tre ĝentile abonas nin, nepagipovajn esperantistojn. Mi planas sendi denove artikolojn pri Kubo, kiel mi faris en pasintaj jaroj. Mi ĝojas, ke vi pensis pri ni, kiuj ricevas la paperan version, kaj ke finfine ankaŭ ĝi estas tutkolora. La junia numero estas tre bela kaj interesa.

Yoandra Isabel RODRÍGUEZ
Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yoandra Isabel Rodríguez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Espero por la tuta mondo: irana interkonsento

Post longdaŭraj kunsidoj oni fine interkonsentis pri la irana nuklea programo. Federica Mogherini, la alta reprezentanto pri ekstera politiko de Eŭropa Unio, deklaris, ke temas pri signo de espero por la tuta mondo.

Kiel historian eventon kaj novan ĉapitron de espero priskribis la interkonsenton la irana ministro pri eksteraj aferoj, Mohammad Javad Zarif.

La traktato draste limigas la iranan nuklean programon. Tiamaniere oni celas malhelpi la Islaman Respublikon konstrui atombombon. Tamen ĝi povas plu uzi nuklean energion civilcele.

Sankcioj

Interŝanĝe estos forigataj iompostiome la sankcioj de okcidentaj landoj kontraŭ Irano. Se Irano rompus la traktaton, la sankcioj revalidus antaŭ la forpaso de 65 tagoj. La malpermeso de UN, ke Tehrano aĉetu armilojn, restos dum la sekvaj kvin jaroj.

Laŭ la 100-paĝa teksto de la traktato la interkonsento inkluzivas tri bazajn kondiĉojn: redukti la iranan atom-programon dum minimume 10 jaroj, forigi la internaciajn sankciojn, kaj plifortigi kontrolojn de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA).

Kondiĉo

Laŭ fakuloj la traktato ĉiel konvenas. La irana atom-programo ne estos tute ĉesigita, sed restos ĉefa kondiĉo, ke Irano nek produktos, nek aĉetos en iu lando atomajn armilojn. Kontrolistoj de IAEA ricevas la rajton inspekti iranajn instalaĵojn, inkluzive militajn. Se Irano tion ne permesus, estus enkondukataj novaj sankcioj.

Rilate la laŭŝtupan forigon de la sankcioj, Irano konsentis ne pliriĉigi uranon je pli ol 3,67 % dum 15 jaroj. IAEA devas ĝis la fino de tiu jaro komplete esplori ĉiujn aspektojn de la irana atom-programo. Laŭ la traktato, Irano allasos inspektistojn de IAEA al ĉiuj instalaĵoj, tamen la kontrolistoj antaŭe anoncu siajn vizitojn.

Kritiko

El Israelo venis akra kritiko. La israela ĉefministro Benjamin Natanjahu nomis la traktaton „malbona eraro”. Pere de ĝi oni malfermas al Irano sekuran vojon por produkti atomajn armilojn.

La laŭpaŝa forigo de sankcioj kontraŭ Irano povas nur ĝojigi negocistojn, kaj ĉefe naftoproduktantojn. Kelkaj jam preparis sian revenon al Irano, dum aliaj eĉ ne forlasis la landon, postlasinte reprezentejojn sub aliaj nomoj.

Ĉi tiu lasta etapo de la priatomaj intertraktadoj laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Ĉinio, Rusio, Usono) kaj Irano okazis en Vieno. Okazis sesioj ankaŭ en Laŭzano.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Post ni, la diluvo!

Antaŭ nelonge la tuta mondo spirretene rigardis la evoluadon de la financa krizo de Grekio. Ankaŭ en Japanio oni ĵurnale kaj televide raportis la politikan negocadon inter Grekio kaj Eŭropa Unio kaj la konfuzon en la socio kaj la popolo.

Ŝajnas, ke la japanoj cinike rigardis la aferojn en Eŭropo kaj priridis la grekan tragedion, sed ĉu la japanoj povas fajfi kaj rigardi la aferojn de Grekio kiel fajron trans la bordo? Ni rigardu la ciferojn.

En marto 2015 la ŝtata ŝuldo de Japanio atingis 1053 milionojn da miliardoj (1 053 000 000 000 000) da enoj (JPY), tio estas 7750 miliardojn da eŭroj. Alivorte, ĉiu naciano ŝuldas po 8,3 milionojn da enoj (61 089 eŭroj), kaj la ŝuldo, kiel procentaĵo de ĝia malneta enlanda produkto (MEP), estas 246 %, dume tiuj por Grekio, Germanio, Francio kaj Italio estas 172 %, 75 %, 117 % kaj 133 % respektive. Ĉu la situacio por Japanio estas malpli bona ol tiu de Grekio? Jes kaj ne.

Por repagi la ŝuldon, ankaŭ la japana registaro devas praktiki severan ekonomian politikon inkluzive de altigo de impostoj kaj malaltigo de la nivelo de sociala bonfarto, kaj ekzistas risko, ke la prezo de la japanaj ŝtataj obligacioj subite plonĝos kaj ke la interezo altiĝos.

Tamen estas granda diferenco inter Grekio kaj Japanio: plejmulto de la kreditoroj de Grekio estas alilandanoj, nome eksterlandaj financaj institucioj, dum la japana registaro ŝuldas plejparte al sia popolo kaj al enlandaj bankoj. Tial la japana registaro ne estas premata de alilandanoj pri redukta ekonomia politiko kaj povas daŭre elspezi multe pli ol enspezi.

Alia diferenco estas, ke ekde la 1990aj jaroj Japanio ĉiujare akumuladis ŝtatan ŝuldon, dum Grekio komencis ŝuldegi nur post la tutmonda financa krizo en 2008. Nu, por kio la japana registaro tiom elspezis? Precipe por la sociala bonfarto kaj stimulado de la konjunkturo. La plimulton de la sociala bonfarto okupas pensioj, medicino kaj maljunulvartado, alivorte socialaj servoj al maljunuloj.

Denove vidu la internacian komparon. Inter du el naŭ kampoj de ŝtata elspezo, nome por maljunuloj (diversaj disdonoj por maljunuloj) kaj por familioj (infanvartado aŭ instigo de plimultigo de naskiĝoj) Japanio disdonis 46,5 % por maljunuloj kaj 5,7 % por familioj, dume Britio 28,7 % kaj 16,9 %, Germanio 32,0 % kaj 8,4 %, Francio 39,9 % kaj 9,4 % kaj Svedio 34,1 % kaj 13,2 % respektive laŭ la raporto de OEKE (Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo) en 2011.

Evidentiĝas, ke en nuna Japanio maljunuloj havas sufiĉe agrablan socialan sekurecon koste de gejunuloj. Kelkaj kritikantoj diras, ke tiu politiko estas atenco aŭ krimo kontraŭ la nunaj gejunuloj aŭ la venonta generacio. Sed la politikistoj tute ne zorgas, ĉar ili konscias nur pri la nuna tempo kaj scias, ke neniu respondecas pri la eventuala krizo aŭ kaoso.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dikaj kaj glataj

Bele, ke Monato nun estas komplete kolora. Tio estas tre salutinda kaj ĝojiga. Tamen iom ĝenas min, ke nun ĉiuj paĝoj estas same dikaj kaj glataj kiel la kovrilpaĝoj. Tio ne estas vera manko, kompreneble, sed mi mem preferus iom pli maldikajn foliojn ene de la revuo.

Franz Kruse
Germanio
Noto de la eldonejo: Ankaŭ ni preferus tion. Sed la produktokostoj estas pli altaj, se ni uzas du diversajn paperspecojn. Ĉiam necesas decidi inter kostoj kaj avantaĝoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz Kruse el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne kapablaj

Responde al Facilas priskribi, malfacilas preskribi de Paul Gubbins (MONATO 2015/06, p. 5) mi volas diri, ke dum multe da jaroj mi ĉiam denove aŭdas la devizon „Afrikaj solvoj por afrikaj problemoj”. Ŝajnas al mi tamen, ke Afrika Unio ĝis nun simple restas silenta kaj rifuzas akcepti la respondecon pri sia propra kontinento. La eskapado de la rifuĝantoj al Eŭropo trans Mediteraneon montras, ke la afrikanoj grandparte ne estas kapablaj mastri la radikojn de siaj propraj problemoj sen fremda helpo.

Mikaelo SIMS
Anglio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mikaelo Sims el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Katenita katprefero

Kun granda plezuro mi legis la artikolon Esperantistoj, ĉu kat-enitaj? (MONATO 2015/07, p. 5). Interesa demando, ĉar tio ne nur diras iom pri esperantistoj sed, eble, ankaŭ pri ilia lingvo. La lingvo formas siajn parolantojn, ĉu? Mi mem, dum mia vivo, iam havis du hundojn kaj iam la honoron servi du katojn.

Por akiri respondon ni bone observu la du bestojn kaj iliajn ĝeneralajn karakterojn. Oni ĉiam diras, ke hundoj estas fidelaj. El tiu ĉi vidpunkto oni povus diri, ke esperantistoj estus pli hundemaj, ĉar ankaŭ ili estas fidelaj ... almenaŭ por nia lingvo. Sed tio ne veras. Hundoj estas fidelaj, ĉar ili ne povas esti malfidelaj; fideleco estas ilia naturo, ilia karaktero, kaj ne ilia volo libera. Kompreneble, veras, ke ankaŭ la plej granda parto de la esperantistoj estas nature fidelaj, sed sendube ili estas fidelaj, ĉar ili ĝin volas kaj ne devas. Ĉi tie tio restas la granda diferenco inter la fideleco de esperantistoj kaj hundoj.

Katoj estas individuoj, se ne individuegoj. Ili iras sian vojon kaj kunvenas nur kiam ili tion volas, fojfoje por miaŭi kune. Ankaŭ esperantistoj devas esti grandaj individuoj, alie ili neniam lernus nian belan sed strangan lingvon! Ankaŭ partopreni en iliaj kunvenoj por paroli esperante kune restas libere.

Resume, estas klare, ke esperantistoj ĝenerale preferas katojn!

Ronald ter Haar
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ronald ter Haar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vifio - ankoraŭ defio

Komence de la somero estis lanĉita en Kubo vifio-servo en 35 publikaj lokoj. Antaŭe sendrata aliro al Interreto ekzistis nur en hoteloj kaj apartaj lokoj, kiel ekzemple la ĉefurba kongresejo Palacio de Convenciones, sed nur dum eventoj.

La servo nun alireblas ĉe pluraj parkoj, placoj kaj bulvardoj, aŭ ofte vizitataj partoj de Havano. Temas pri servo ankoraŭ ĝerma kaj restas multo farenda.

La servo haveblas al ĉiu kun konto (portempa aŭ konstanta) ĉe la servo „Nauta” (= maristo). Antaŭe ĝi funkciis sufiĉe multekoste kaj nekontentige nur ĉe la oficejoj de la nacia telefonentrepreno ETECSA, kie eblis aliri al ret-poŝto kaj -krozado.

Modifis

Poste la servon oni modifis por ebligi aliron per poŝtelefonoj, ankaŭ ne ĉiam kontentige. Fine oni ampleksigis la servon, por ke ĝi funkciu ankaŭ ĉe aliaj aparatoj.

Ricevinte signalon kaj entajpinteWIFI ETECSA (identigilo de la vifio), oni eniras la servon. Provante aliri al difinita retpaĝo, oni estas sendata al portalo. Necesas nun enmeti rajtigan kodon, kiun oni ricevas per karto antaŭe aĉetita.

Ofte tamen malhaveblas kartoj, ĉar kelkaj homoj akiras kiel eble plej multajn por poste revendi. Kaj, kvankam rabatita, la tarifo ankoraŭ estas alta kaj kostas ĉiuhore du konverteblajn pesojn. Se oni aliras al vifio per poŝtelefono, la pago deprenatas de la karto kaj ne de la poŝtelefona servo.

Pliboniĝis

Tamen ankoraŭ restas problemoj. Ekzemple, ne ĉiuj poŝtelefonoj taŭgas por Nauta, tamen pliboniĝis la situacio pro pli modernaj aparatoj. Krome, kvankam bonas la ideo havi retaliron ĉe parkoj kaj placoj, kutime ne sufiĉas benkoj kaj sidlokoj. Uzantoj estas ofte devigataj sidi sur trotuaroj, gazonoj, kie ajn.

Cetere dumnokta aliro al vifio estas aparta problemo ĉe multaj lokoj, ĉar mankas stratlampoj, kaj oni timas rabistojn. Nur en kelkaj el la plej gravaj lokoj videblas policanoj.

Plendas

Ankaŭ raportite estas, ke malfortas signaloj. Oficiale eblas al 100 homoj samtempe retumi, sed ofte temas pri nur 50. Malrapidas la aliro, kiu kelkfoje dumnokte fiaskas. Ankaŭ kelkaj uzantoj plendas, ke, malŝaltinte la konekton, ili tamen restas konektataj kaj do devas pagi ne plu bezonatan servon.

Nepras plibonigi kaj pligrandigi la servon (ekzemple ĉe universitatoj kaj bibliotekoj) kaj, paralele, malaltigi kostojn. Endas diskuti, ĉu la servo fariĝu senpaga aŭ rabatita (aparte por studantoj kaj esploristoj). Necesas tiaj ŝanĝoj kadre de la socia kaj ekonomia vivo de Kubo.

Alberto García FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pikas la Olimpikoj

Ĉu la Olimpikaj Ludoj en 2020 en Tokio estas malbenitaj? En septembro 2013 la japana ĉefministro, Abe Shinzo, sukcese invitis al sia lando la ludojn. Li asertis i.a., ke la situacio ĉe la de cunamo detruita atomcentralo en Fukuŝimo estas bonorde regata. Malkonsentis multaj japanoj. Nun, du jarojn poste, estiĝis aliaj problemoj.

Unue, la kosto de la nova ĉefstadiono: En 2012 la Japana Sporta Konsilio (JSK), duonŝtata organizaĵo respondeca pri la stadiono, kalkulis la koston je 130 miliardoj da enoj (943 milionoj da eŭroj). La konsilio okazigis internacian konkurson por desegni la stadionon, kies unuan premion kaj kontrakton kun JSK gajnis Zaha Hadid, irak-devena arkitekto en Londono.

Duobliĝis

Ŝi proponis grandioze modernan stadionon kun du arkoj. Tamen ĉi-jaron evidentis, ke la kosto pli-malpli duobliĝis. Kulpas altigitaj konstruprezoj kaj aldonaj ekipaĵoj. Furiozis la japana popolo pro la sumo elspezota, kiu preskaŭ egalis la kunajn kostojn de la kvin antaŭaj olimpikaj stadionoj en Sidnejo en 2000, Ateno en 2004, Pekino en 2008, Londono en 2012 kaj Rio-de-Ĵanejro en 2016.

La ĉefministro devis do nuligi kaj la premiitan planon kaj la buĝeton. Tio signifas, ke JSK denove okazigas internacian konkurson kaj decidos pri la kompanio, kiu konstruos la stadionon, en printempo 2016. Tuj komenciĝos la laboroj, tiel ke pretos la stadiono teorie en printempo 2020. Multaj japanoj dubas, ĉu la projekto laŭplane iros, kaj kredas, ke denove altiĝos la kostoj.

Dua problemo

En aŭgusto 2015 konstateblis dua problemo. Akuzis belga desegnisto, Olivier Debie, ke la olimpika emblemo, kreita de Sano Kenĵiro kaj elektita en konkurso fare de la Japana Olimpika Komitato (JOK), estas plagiato de blazono lia por teatro en Lieĝo, Belgio.

Debie ekprocesis ĉe belga kortumo kontraŭ JOK, postulante, ke oni ne plu uzu la olimpikan emblemon. La japana desegnisto kaj JOK kontraŭe argumentis, sed necesos tempo por solvi la disputon.

La supraj du problemoj rilatas al homoj kaj estos iel solvitaj laŭ tempo kaj mono. Tria problemo rilatas al la naturo kaj ne facile solveblos. La tokiaj ludoj okazos en 2020 inter la 24a de julio kaj la 9a de aŭgusto. Tiam estas la malplej taŭga sezono por eksterdomaj sportoj.

Suferos

Oni timas, ke ludantoj kaj spektantoj suferos pro varmo kaj humideco. Ĉi-jaron, ekzemple, dum la sama periodo la temperaturo en Tokio atingis ĉiutage pli ol 30 oC. Fakte, la 20an de julio, ĉe la Internacia Junulara Piedpilka Konkurso en Niigata, ĉirkaŭ 280 km for de Tokio, du ludantoj de la serba teamo kolapsis pro la varmego. La matĉo estis nuligita.

Leviĝas la demando, kial oni elektis tian malfavoran sezonon. La lastaj olimpikaj ludoj en Tokio, en 1964, komenciĝis en oktobro. Nuntempe, tamen, oni elektas la monaton ne por komplezi al sportistoj sed al televidaj stacioj kaj al profitoj.

Fakuloj komencis konsideri kiel mildigi la efikojn de altaj temperaturoj. Ili pensas pri varmobaraj surfacoj por maratonaj vojoj, pli fruaj startoj, kaj arboj por ŝirmi kontraŭ la suno.

Fine de aŭgusto JSK anoncis la novan maksimuman buĝeton de la ŝtata stadiono kiel 155 miliardoj da enoj (1141 milionoj da eŭroj), kaj la 1an de septembro JOK anoncis, ke ĝi nuligas la elekton de la emblemo de Sano Kenĵiro.
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Judaj rifuĝintoj en Ŝanhajo

Quan Furong, 92-jara, elkore ridetas, montrante la tri-etaĝan domon sur la strato Zhoushan, kie loĝis Michael Blumenthal, eksa ministro pri financo de Usono, dum la plej malbonaj tagoj de la dua mondmilito.

La domo troviĝas en la centro de la loĝkvartalo en la distrikto Hongkou, nordorienta Ŝanhajo, kiu fariĝis „regiono difinita por senŝtataj rifuĝintoj”, aŭ, pli neoficiale, la ŝanhaja geto, en 1943. Dum la milito kaj posta tempo, tie estis rifuĝejo de ĉirkaŭ 23 000 judoj, inkluzive de membroj de la familio de Blumenthal, kiuj fuĝis el Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj dum la holokaŭsto.

Ĉe la vojkruciĝo de la vojoj Zhoushan kaj Huoshan, Quan montras alian imponan tri-etaĝan domon kun abrupte oblikva tegmento. „Tio estas mia hejmo,” li diras.

Gastigis

La familio de Quan ekloĝis en la domo en fine de 1942, kiam li estis 20-jara, nelonge antaŭ ol la judkvartalo akiris oficialan statuson kiel rifuĝejo el la japanaj invadantoj. En tiu ĉi domo ili gastigis judajn familiojn dum la milito. Nun, tiel multajn jarojn poste, ĝi restas tie, kie aliaj homoj, kiuj deziras pli bone kompreni la historion de tiu loko, kontaktiĝas kun Quan por lin intervjui aŭ nur babili.

Post la malvenko de Japanio en 1945 la judaj rifuĝintoj komencis iri el Ĉinio – multaj al Ameriko aŭ Aŭstralio, dum aliaj revenis al Eŭropo. Hodiaŭ, la malnova juda geto estas okupata de ĉinaj loĝantoj, kies familioj tien transloĝiĝis post la milito.

Longa tempo estas 70 jaroj. „Plejmulto da homoj, kiuj tiam tie loĝis, jam forpasis, kaj tiuj, kiuj estis ĉi tie, estis tre junaj siatempe, kaj ne povas vere memori ion,” diris Kitty Han, direktoro pri publikaj rilatoj en la Ŝanhaja Muzeo de Judaj Rifuĝintoj. „Sed Quan estas malsama. Li estis pli-ol-20-jara tiam, kaj povas klare memori ĉion, kio okazis.”

Luis

„Ses judaj familioj loĝis en nia domo. Ni havis tre grandan domon, kaj ni luigis la ĉambrojn aparte al la judoj,” Quan diras. En la militaj tagoj, lia familio, kiu posedis tajloran negocon, kaj okupis tutan tri-etaĝan konstruaĵon, havis sufiĉe grandan spacon por loĝigi multajn judajn rifuĝintojn.

„Tiutempe ni ne konsciis la koncepton de geto,” Quan diras. „Ni sciis, en kiu regiono estas multaj judoj, kaj en kiu regiono estas malpli.” Li aldonis, ke el la pli grandaj avantaĝoj dum la milito en Ŝanhajo estis, ke la urbo grandparte subtenis sian entrepreneman spiriton malgraŭ la okupado de Japanio.

„En Ŝanhajo la judaj rifuĝintoj rajtis labori kaj prosperi, kaj multaj el ili havis laborojn,” Quan diras. „Ekzemple, iu juda virino pli-ol-40-jara loĝis en mia domo. Ŝi laboris por Jardine Matheson, parto de la brita Jardines (unu el la plej grandaj fremdlandaj komercaj firmaoj tiam en Azio), sur la Pekina Vojo.”

Pendigis

La luantoj de Quan estis tre bonŝancaj. La judaj rifuĝintoj kutime pendigis ŝildojn sur si. La ŝildoj, ofte unu antaŭe, alia malantaŭe, estis reklamoj de la okupo de la posedanto kun la vorto kiel ekzemple „tajloro” aŭ „barbiro”. „Tio estis ilia maniero de memreklamado,” Quan diras.

La reklamoj efikis. Multaj judoj ja trovis tiumaniere laborojn. Eĉ tiuj, kiuj ne povis esti regule dungitaj, ofte akiris sufiĉe da enspezoj por subteni la ĉiutagan vivon. La familio de Quan iam dungis judan farbiston pli-ol-50-jaran, kiu portis tiajn ŝildojn. „Li laboris senĉese de mateno ĝis tagmezo, haltis por tagmanĝo, kaj daŭrigis la laboron ĝis vespero,” Quan memoras. „Li laboris tre bone.”

Traktis

Quan ripetas komplimentojn, kiam li parolas pri la diligenteco kaj konfidindeco de la judoj. „Ili estis tre laboremaj kaj fidindaj, kaj traktis sian laboron serioze kaj sincere. Judoj ofte diris al mi, ke tiuj, kiuj havas siajn proprajn kapablojn, povas trovi laboron ie ajn en la mondo. Kaj mi tute konsentas,” Quan diras.

La rememoroj pri la geto estis neniam pli fortaj ol nun de post la milito. Registara fonduso savis diversajn malnovajn konstruaĵojn en la regiono kaj renovigis la malnovan sinagogon kiel muzeon de geto.

„Kiam Ĉinio malfermis siajn pordojn al la ekstera mondo, multaj judoj revenis ĉi tien ekde la 1990aj jaroj, kaj demandis, kie estas la sinagogo,” li diras.

Rekonstruis

„Do ni trovis la originalan planon de la sinagogo en la Ŝanhaja Arkivo, kaj rekonstruis la sinagogon laŭ la dezajno,” Kitty Han diras. „Ni pensas, ke tio estas tre grava scenejo por internaciaj rilatoj, kaj ni havas la devon rakonti la historion.”

Tiusence, Quan ankoraŭ havas gravan mision en sia vivo. Kiel unu el la tre malmultaj homoj, kiuj povas plastike priskribi la historion de la ŝanhaja geto, li rakontas, ke dekmiloj da homoj sukcese eskapis el masakro, kiu mortigis milionojn da homoj.

Ĉirkaŭ la distrikto Hongkou estas pli kaj pli multaj modernaj ĉielskrapantoj. Tial la domo de Quan kaj la aliaj konstruaĵoj restantaj en la iama geto fariĝis ŝirmiloj kontraŭ la homa tendenco forgesi la pasintecon kaj antaŭeniri.

Alice LIU
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial tiom da fotoj? (2)

Mi devas gratuli vin pro la nova aspekto de MONATO, kun belaj fotoj. Tamen, same kiel unu el viaj legantoj, Pierre Grollemund el Francio, mi ne komprenas kial estas nun tiom grandaj fotoj, kaj, sekve, pli mallongaj tekstoj. Ĉu MONATO fariĝu magazino pli rigardinda ol leginda, t.e. malpli aboninda por mi?

Germain PIRLOT
Oostende
La ĉefredaktoro komentis tiun ĉi leteron en sia „Vidpunkto”, en paĝo 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Germain Pirlot el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Miliardo da pardonpetoj

En El mia vidpunkto (MONATO 2015/08-09, p. 5) vi skribas pri miliardoj kaj bilionoj (da dolaroj) laŭ du malsamaj nombrosistemoj.

Laŭ la originala sistemo ankoraŭ uzata en la kontinenta Eŭropo, biliono estas miliono da milionoj, triliono estas miliono da bilionoj, ktp. Kaj mil milionoj estas miliardo. Bedaŭrinde en Usono oni fuŝis tiun simplan sistemon, dirante „biliono” por miliardo, „triliono” por biliono ktp. Kaj poste Britio sekvis.

En la artikolo vi mencias miliardojn da dolaroj por Grekio, do laŭ la eŭropa sistemo, sed bilionojn kaj trilionojn por savi diversajn bankojn, do laŭ la usona/brita. Tre konfuze!

Douglas DRAPER
Norvegio
La ĉefredaktoro sendas miliardon da pardonpetoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Douglas Draper el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Revuon redakti ... kaj ranoj

Dum la somero la redakcio de MONATO ricevis plurajn komentojn pri la nova aspekto de la magazino. Legantoj ĝenerale laŭdis la grafikajn ŝanĝojn, dirante, kiom plaĉas la kvalito de la papero, kaj aldonante, ke la artikoloj pli klare, pli facile legeblas.

„Mi devas gratuli vin pro la nova aspekto de MONATO, kun belaj fotoj,” komentis unu leganto. Alia mesaĝis, por „gratuli pro la daŭra kvalito, kaj lastatempa pli bela aspekto, de MONATO, kiun mi ĉiam legas kun granda plezuro”. Tria lakonis: „Belege!”

Tamen ne por fanfaroni, ne por distrumpeti la talenton de MONATO-kunlaborantoj (kiuj aplaŭdojn ja meritas, aparte nia grafikisto Ferriol Macip), mi nin tiel laŭdas. Ĉar, kun la laŭroj, venis ankaŭ dornoj – ne multaj, tamen ili piketis.

Temas pri la fotoj. Laŭ unu leganto, kiu ja gratulis pri la aspekto: „Mi ne komprenas, kial aperas nun tiom grandaj fotoj, kaj, sekve, pli mallongaj tekstoj. Ĉu la magazino fariĝas pli rigardinda ol leginda, t.e. malpli aboninda por mi?”

Nepras tuj respondi al la demando: ne. Certe MONATO ne celas pli rigardindigi ol legindigi la magazinon: kun televidaj novaĵ-elsendoj ne eblas, kaj certe ne deziratas, konkurenci.

Sed restas fakto, ke en kelkaj someraj numeroj de MONATO troveblis paĝoj dominataj ne de vortoj, sed de fotoj. Kaj, jes ja, kontraste, mallongis pluraj artikoloj.

Parte kulpas mi. Fojfoje mi koncizigas kontribuaĵojn senditajn de korespondantoj, ĉar la temo ne meritas longan pritraktadon. Artikolo pri, ni diru, tertremo vaste kaj aktuale priraportita en naciaj gazetaro kaj televido, balastas, se ni regurdas en MONATO tion, kion ni jam scias pri evento jam de longe pasinta. Ne tiom gravas la tiama „kio”, resumebla per unu memoriga frazo; gravas la nuna „kio”: kiel reagas la homoj suferantaj, kion faras la registaro ktp.

Simile, en raporto pri naciaj elektoj, internacia legantaro ne bezonas informojn pri ĉiu etpartia kandidato, kiu fine rikoltis nur du elcentojn de la voĉoj. Gravas enlande, jes, sed eksterlande nepras scii pri la politiko de la nova registaro. Do tiel eblas, ja nepras, koncizigi kaj legindigi raportojn.

Tamen – kaj jen konfeso – tiel mi jam de jaroj pritraktas artikolo-proponojn. Do la fenomeno de mallongaj, koncizaj raportoj certe ne novas. Flanke mi diru, ke vere malmultaj aŭtoroj plendis pro mia metafora ruĝa, redaktora krajono: ne malofte ili dankas, ke mi tiel poluris ilian prozon.

Kio novas, kaj pli gravas, estas malpli manko de kontribuaĵoj ĝenerale (proponoj alvenas kelkfoje lavange, kelkfoje ne: malfacilas prognozi kaj plani; eĉ ne ĉiam prosperas al ni ricevi komisiitajn artikolojn) sed pli manko de eseoj, komentarioj, do longaj, analizaj pecoj. Raporto pri tertremo, balotoj aŭ aliaj aktualaĵoj efektive ne bezonas multe da vortoj: male, zorge kaj funde elpensita esploro de difinita evento aŭ situacio. Kun kelkaj valoraj esceptoj, mankas ĝuste tiaj tekstoj.

Kial, mi ne scias. Ŝrumpas la libera tempo pro tio, ke almenaŭ en okcidentaj landoj malŝrumpas ebloj ĝin plenigi. Premas laboraj, familiaj, sociaj taskoj kaj devoj. Krome ni vivas en mondo jam novaĵo- kaj informo-riĉa, danke al amaskomunikiloj, Interreto ktp.

Mi iafoje demandas min, ĉu troe informi signifas fakte mal- aŭ ne-informi: niaj cerboj ne povas reteni tiom da informeroj en komplika, fojfoje ĥaosa, rapide ŝanĝiĝanta mondo. Ĉi-someron, varbante por MONATO, mi petis, ke oni verku por la magazino. Venis respondo: „Mia lando tro grandas, por ke mi komprenu, kio okazas en ĝi. Kiel do prie verki?”

Tamen ŝtopeblas la komentario-, la analizo-breĉo en MONATO. La solvo kuŝas en viaj manoj, do en tiuj de la legantoj. Admonas Julio Baghy en „Rankvarteto”:

Tio pruvas: se dum pluvo,

staras sub tegment' la kuvo,

Ranoj vane kvaki povas,

se je salto sin ne movas.

Do ne kvaku kiel ranoj,

karaj gesamideanoj!

Alivorte, karaj gelegantoj, ne plendu. Eksaltu ... kaj ekverku!

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poŝkomputiloj kaj klasĉambroj

Dum la somero mi ĝuis la privilegion instrui Esperanton (jam la kvaran fojon) ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ĉi jaron okazigita en Nord-Karolino. Se vi ankoraŭ ne spertis ĉi tiun intensan, ok-tagan kurson (kun aŭ sen mi!), mi ĝin rekomendas. Alia pluso: ĝi kunligiĝas kun Kino-Teatro-Festivalo (KTF) – stimula kaj krea evento.

Sed, momenton. Jam aŭdiĝas plendoj. Ĉu MONATO ne fanfaronas esti peresperanta, ne priesperanta revuo? Kial, diable, aboni (aŭ pruntepreni), se mi povas legi la samon en primovada revuo?

Paciencon, mi petas. Evidente la ĉefredaktoro de MONATO tre bone scias, kian revuon li ĉefredaktas. Ĉu ne ĉiun matenon, antaŭ ol matenmanĝi, mi ripetadas la mantron „peresperanta, ne priesperanta”?

Tamen gravas la esperanta, nord-amerika fono. Ĉar, instruante en Nord-Karolino, mi spertis unuafoje la ... kion? ... povon? utilon? konkurencon? tiranecon? de la enklasĉambra poŝkomputilo.

„Poŝkomputilo”. Oni parolas pri „saĝtelefono”, pri „poŝtelefono”, sed ĝenerale ĝi uzatas ne telefone sed komputile. Krome „saĝa” ĝi ne estas: nur homoj ĝin saĝigas aŭ, miaokaze, pro nelerto, ĝin malsaĝigas.

Evidente, ĉe la universitato, kie mi instruas en Britio, la studentoj enĉambrigas diversspecajn komputilojn. Malgraŭ malfortaj, malsukcesaj provoj, ne eblas malpermesi elektronikajn aparatojn. Registritaj estas 15 % de la studentoj (la nombro jaron post jaro kreskas) kiel psike aŭ korpe handikapitaj. Oftas disleksio, sed ne nur: aŭtismo aŭ sindromo Asperger notindas. Do pro medicinaj kialoj multaj nepre uzu komputilojn.

Krome raportas studentoj, ke ili preferas fari dumprelegajn notojn komputile, ne mane. Malofte ili manskribas, sed ofte komputilas. Apenaŭ imageblas la vekrioj pri dolorantaj manoj, kiam studentoj dum du-hora ekzameno devis skribi mane. Nur bierskatolojn ili tenas, ne skribilojn.

Sed, kaj jen la diferenco inter mia kutima brita sperto kaj mia nekutima nord-amerika, miaj universitataj studentoj ankoraŭ ne uzas siajn komputilojn por kontroli, kion mi diras. Jes, ili skribas siajn notojn, jes ili kaŝe, subtable, tekstas, pepas, fejsbukas ... tiel ke, ilin vidante, mi fojfoje demandas min, kiel fakte ili subtable okupas siajn fingrojn.

Tamen ĝis nun ili neniam, mi ripetas, neniam, levis la manon por interveni per freŝaj faktoj, korektitaj konoj, tuj ĉerpitaj el Interreto.

Aliflanke la spertaj, engaĝitaj esperantistoj, kun kiuj mi plezure kunlaboris ĉe NASK, pli avangarde, pli saĝe, aplikis siajn poŝkomputilojn. Kiam vorto diskutendis, jen tuja PIV-difino; kiam romano-titolo, dato serĉendis, jen tuja informo; eĉ, kiam mi fuŝis statistikojn, tuj ekvibris la komputileto en mia poŝo – iu, kiel mi poste konstatis, tre diplomatie kaj ne publike, sendis la ciferojn, kiujn mi vane provis eltiri el mia kompatinda, neelektronika menso.

Jen, por mi, nova kaj, sincere, iom timiga spertaĵo. Inter amikoj, inter esperantistoj, mi povas pli facile akcepti tion, kaj danki pro la riĉigo de la klasĉambra interŝanĝo de ideoj. Ekster la esperanta klasĉambro, tamen, ekzemple kun miaj kutimaj studentoj, mi ne tiom certas.

Dum 40 jaroj en diversaj instruejoj mi kutimis – ĉu bone, ĉu malbone – suvereni. Nepras, aparte en lernejoj, eventuale malpli en universitatoj, ke instruatoj fidu instruantojn. Se malaperas tiu ĉi fido, se lernantoj ekopinias, ke danke al poŝkomputilo ili subite pli scias ol la pedagogo, aŭ – terure! – malice plagas tiun per kromaj kaj aldonaj scioj, riskas kolapsi la klasĉambra disciplino.

Mi vidis la klasĉambran estontecon, kaj mi ne scias, ĉu ĝi plaĉas. Intelekte mi scias, ke necesas brakumi progreson, ke enestas en dumleciona poŝkomputilo-uzo multo aprobinda. Sed emocie ... jen io alia. Cedi lokon al poŝkomputilo, almenaŭ kun ĝi konkurenci ... prefere, ne.

Jen defio por nova instruisto-generacio: kiel primajstri ĉi tiun klasĉambran koboldon. Defio verŝajne ne por mi. Pli kaj pli mi sentas min pelata al la pordo de la emeritiĝo. Ne tuj, kvazaŭ sendata poŝkomputila mesaĝo, sed baldaŭ.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne plu tiom bonŝanca

La japana ĉefministro Abe Shinzo estas bonŝanca politikisto. En 2007 li subite rezignis pri sia ĉefministra posteno unu jaron post enoficiĝo pro malsano de la dika intesto.

Sed danke al nova medikamento li resaniĝis kaj reokupis la postenon kiel prezidanto de sia Liberal-Demokratia Partio (LDP). Ĉe elektoj de la Ĉambro de Deputitoj en decembro 2012 venkis LDP la Demokratian Partion (DP), kiu ĝis tiam dum tri jaroj regis. Pli precize DP malvenkis pro fiaskintaj politikoj kaj skismoj kaj dispartiĝo.

Trupoj

Ĉar nun LDP kaj aliancaj partioj disponas pri pli ol du trionoj de la seĝoj en ambaŭ parlamentaj ĉambroj, Abe aŭdace kaj senprokraste antaŭenpuŝas siajn politikojn. Plej gravas konstitucia ŝanĝo, kiu permesas, ke japanaj trupoj militservu ie ajn en la mondo kun armeanoj de Usono, kaj refunkciigo de nukleaj centraloj.

Tiuj ĉesis funkcii post la katastrofo en Fukuŝimo. Kontraŭ ambaŭ proponoj montras sin la plimulto de japanoj.

Kunlaboro

Dum la lastaj 70 jaroj, post la dua mondmilito, Japanio nek mortigis eĉ unu alilandan soldaton nek perdis unu el siaj soldatoj en milito. Pro nemilitista, ekonomia, teknologia, edukada, medicina kunlaboro kaj helpo, bazitaj sur la „pacema konstitucio”, Japanio ĝuas en la mondo reputacion kiel neagresema ŝtato.

Verŝajne tamen, pro la absoluta parlamenta plimulto estos aprobitaj la ŝanĝoj proponataj de Abe. Kontraŭe, tamen, preskaŭ 95 % de la profesoroj kaj politikaj fakuloj opinias, ke la kabineta decido kaj la sekvantaj leĝprojektoj lezas la konstitucion.

Protestas ankaŭ ordinaraj homoj. Ĉiutage amase kaj kriante manifestacias kontraŭuloj ekster la parlamentejo. Cetere laŭ opinio-sondoj ŝrumpis la popola subteno por Abe. Nun oni sin demandas, ĉu la bonŝanco de la ĉefministro fine elĉerpiĝas.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aristok(r)atoj

Sukceson rikoltis slovakaj katbredistoj ĉe dutaga internacia katekspozicio en la urbo Žilina [ĵilina] (ĉirkaŭ 200 km norde de la slovaka ĉefurbo Bratislavo). Ses hejmaj katbredistoj gajnis kvin orajn kaj unu arĝentan medalojn.

Okazas ĉiujare speciala katekspozicio sub la egido de la Internacia Kat-federacio (FIFe, france Fédération Internationale Féline). En Žilina partoprenis 85 katbredistoj el kvin landoj.

La ekspozicio estis dediĉita al persaj, britaj kaj senharaj katoj, kiuj apartenas al la plej konataj kaj plej popularaj katoj inter slovakaj bredistoj.

Julius HAUSER
 
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Suverenas parlamento, ne popolo

Bonvolu permesi al mi aldoni ion al la bonega artikolo de Paul Gubbins Malpli malbonaj (MONATO 2015/07, p. 6).

Demokratio signifas, ke la popolo estas suverena. Sed en Britio, eĉ laŭ registaraj oficistoj, suverenas la parlamento, alivorte la politikistoj. Decidas ili, ne la popolo.

Politikistoj asertas, ke la popolo siajn reprezentantojn elektas. Ne tute veras. La registaro tiel aranĝas aferojn por maksimume profiti ĉe la urnoj. Tion agnoskis unu el la plej altrangaj registaraj juristoj, dirante, ke tio estas la „akceptita konstitucia doktrino de la lando”.

Fine kaj emfaze, mi interesiĝas sole pri povo-akirado kaj -reteno flanke de politikistoj. Mi ne atentas iliajn partiojn. La pretendoj de „niaj amikoj en altaj lokoj” primokas demokration.

Dennis COULSON
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dennis Coulson el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Supo, panoj kaj bananoj

La 7an de septembro 2015. Mi eniras la Okcidentan Stacidomon (Westbahnhof) en Vieno. Tuj alparolas min juna siriano. Li venis per trajno de Budapeŝto. Por daŭrigi la trajnveturon al Germanio li bezonas monon, sed li havas nur 10 eŭrojn. Ni trovas standon, kie oni kolektas monon por aĉeti trajnbiletojn.

Ĉe kajo 1 staras trajno. Ĝi estas plena. Ekveturon atendas 300 personoj. Atendas sur la kajo pliaj 200 homoj, ĉefe el Sirio, kelkaj el Irako kaj Afganio. Multaj estas junaj viroj, sed oni vidas ankaŭ tutajn familiojn kun etaj infanoj.

Daŭre venas ĉaretoj kun mineralakvo, varma supo, panoj kaj bananoj, kiujn oni senpage disdonas al la atendantoj. Ĝenerale la rifuĝantoj aspektas inteligentaj kaj flegitaj. Multaj estas bonhumoraj, ĉar ili eskapis el milito kaj persekutado.

Ĉie oni vidas inform-afiŝojn en la araba, angla aŭ germana lingvo. Evidente regas ordo kaj ne kaoso. Multloke helpas policistoj, kunlaborantoj de bonfaraj organizaĵoj kaj kunlaborantoj de Aŭstra Fervojo ÖBB.

La trajno ekveturas. Ĉiuj huraas kaj aplaŭdas en la trajno kaj sur la kajo. La trajno malfruas je 222 minutoj. Egale! Jam post kelkaj horoj ili estos en Germanio.

Al kajo 2 alvenas ĉiuhore trajno el Nickelsdorf [níkelsdorf], vilaĝo antaŭ la landlimo inter Aŭstrio kaj Hungario, kun 300 rifuĝantoj, kiuj venis el Proksima Oriento tra Hungario. Nur malmultaj petas azilon en Aŭstrio. La celo estas Germanio, fojfoje Svedio.

Mi veturas per metrotrajno en la vienan urbocentron. Apud mi sidas du knabinoj, kiuj parolas pri rifuĝanto, kiu serĉas laborlokon en Aŭstrio.

 
Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fajro, forno, fervoro

Vivi en loko kun prestiĝa kaj riĉa universitato ĉiam donas bonan ŝancon sperti ion interesan. Ekzemple, projekto en la arbaro Wytham [ŭajtm], kiu apartenas al la Universitato de Oksfordo, Britio.

Konstruita en la arbaro estas speciala forno por krei ceramikaĵojn. La t.n. Anagama kiln estas speco de dekliva tunela forno, uzata en Azio jam de la kvina jarcento. La oksforda forno estas tradicie konstruita per plektaĵo salika kaj per dika argila mantelo. En ĝi eblas baki ĉirkaŭ 200 potojn je temperaturo de 1150 oC. Bezonataj estas ok tunoj da ligno kaj la forno funkcias dum pluraj tagoj.

Japana majstro

La projekto estas iniciato de la universitata etnografia muzeo Pitt Rivers kune kun japanaj ceramikistoj, kiuj ankoraŭ uzas tiajn fornojn. La majstro Kazuya Ishida kontribuis siajn potojn por la unua bakado. Kunfondis la projekton la brita ceramikisto Jim Keeling [kiling]. Laŭ Keeling, tiu ĉi simpla teknologio estas ĝis nun iom neglektata.

En aŭgusto komenciĝis la unua bakado. Ceramikistoj kaj volontuloj dum unu semajno tage kaj nokte prizorgis la fajron, ĝis ĝi atingis optimuman temperaturon. Tiam la skipanoj elprenis kelkajn potojn kaj ilin enmetis en ujojn plenajn je lignaj rabotaĵoj.

Festivala etoso

Tamen la forno ankoraŭ bezonis kelktagan prizorgadon ĝis fina bakado. Devis sekvi malvarmiĝo, antaŭ ol kontroli la potojn. Dume regis kvazaŭ festivala etoso, kaj venis la publiko por spekti, paroli kun la fakuloj, kaj informiĝi pri aziaj kaj britaj ceramikaĵoj. Regis ankaŭ zorgoj, ĉu la eksperimento sukcesos.

Fine oni povis malfermi la bakujon. Zorge elprenataj estis la ceramikaĵoj. Ĝoje kaj dankeme la skipanoj rigardis la belajn potojn. Ĝenerale la surfacoj bone aspektis, kaj la cindroj de la ligna brulaĵo kreis ie tie interesan glazuron, kiu harmoniis kun pli krudaj partoj.

Kelkaj ceramikaĵoj estos ekspoziciataj en la universitata muzeo. Krome, apud la ekzistanta forno, la japanoj konstruis duan Anagama. Ili uzas brikojn kaj la bakujo eltenos dum almenaŭ 25 jaroj. La dua bakujo estos esplorocele uzata. Restos la unua por komunuma uzo, kio instigos al ceramika kreado.

Jens SPILLNER
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens Spillner el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kotizu tuj kaj ŝparu monon

Pro la ekonomia situacio en kelkaj landoj kaj pro la altigo de la poŝttarifoj, ankaŭ MONATO devos adapti siajn kotizojn por iuj ŝtatoj la 1an de novembro 2015. Ĉiu, kiu tamen antaŭ tiu dato pagas sian kotizon, ĉu por unu, tri aŭ eĉ kvin jaroj, ĝuas la nunan tarifon, kiun vi povas trovi sur paĝo 4 de tiu ĉi numero. Kotizu do nun, ĉu rekte al Flandra Esperanto-Ligo, ĉu al unu el niaj perantoj, kaj vi ŝparos!

La eldonejo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de La eldonejo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pinta grimpinto

Inter la slovakaj montaraj gvidistoj de la 20a jarcento okupas apartan lokon Ján Počúvaj [jan poĉuvaj]. Li estis la unua, kiu surgrimpis la plej altan montopinton de la slovakaj Altaj Tatroj (kaj ankaŭ de la montaro Karpatoj), nome Gerlachovský štít (esperante Montpinto de Gerlachov), altan 2655 metrojn.

Počúvaj naskiĝis en 1886 en la slovaka montvilaĝeto Nová Lesná [nova lesna], ne malproksime de la urbo Poprad en kamparana familio.

Savoservo

Kiel 22-jaraĝulo li fariĝis la plej juna montara gvidisto. En 1931 li estis prezidanto de tatraj montgvidistoj. Dum la lastaj jaroj de sia vivo li laboris en montara savoservo. Počúvaj mortis en 1969 en la aĝo de 82 jaroj.

En lia naskiĝvilaĝeto troviĝas lia 1,5 metrojn alta statuo, kreita de la slovaka akademia skulptisto Štefan Hudzík [ŝtefan hudzik]. La statuo estis feste malkovrita en julio okaze de la 700a datreveno de la fondiĝo de la vilaĝo.

Lian nomon portas parto de montmasivo en Altaj Tatroj, la t.n. Počúvajov žľab (esperante Defluejo de Poĉuvaj).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jesuo fuĝas en Egiption, kiel ankaŭ aliaj nun fuĝas

„Jozefo prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon.” Jen la enhava kerno – se preterlasi Diajn intervenojn kaj Malnovtestamentajn profetaĵojn – de la versikloj 13-18 en la dua ĉapitro de la evangelio laŭ Sankta Mateo.

Ekzegezistoj kaj pentristoj el tiu teksto formis en la menso de la kredema popolo preskaŭ idilian scenon: Sub steloplena ĉielo Sankta Jozefo migras kviete tra nokta pejzaĝo. Post si li gvidas azenon, sur kiu duondorme sidas Sankta Maria, kun en la brakoj la beba Jesuo. Fore anĝelo lumigas la vojeton. Sed – se entute –, tamen pli realisme okazis tiel: Jozefo hastis antaŭ la persekutado fare de la tirano Herodo. Al ĉelima gardostaranto li kaŝe enmanigis konsiderindan sumon kaj poste malaperis anonime en proksima urbo, por tie pene perlabori kiel domkonstruisto la vivbezonaĵojn de la familio.

Aktuale multege da homoj el la Proksima Oriento kaj Norda Afriko migras en Eŭropon, por tie ekloĝadi. Intertempe oni sendistinge nomas ilin „rifuĝantoj”. Inter ili estas sendispute la vere persekutitaj personoj, kiuj meritas klasikan azilon. Sed granda kvanto venas pro aliaj kialoj (tie ĉi ne aparte listigendaj). Pri tio nun daŭre okazas disputoj en Eŭropo inter homoj / partioj, kiuj volas vaste malfermi la propran landon / tutan Eŭropon, kaj aliaj, kiuj pli sobre pripensas la situacion rigarde al la eblo ĉiun migremulon akcepti, al la propra religio / kulturo kaj al la morgaŭo, kiu alportos eble eksplodan plimultiĝon kaj senfinan grandkvantan alvenon. Ĉar tiaj konsideroj estas pli fortaj en religie solidaj regionoj, la malfermemuloj, kiuj opinias sin la veraj bonaj homoj, draŝas per la idilia bildo supre montrita certajn eŭropajn kristanojn: „Jen eĉ via kara Jesuo devis fuĝi. Kaj vi restas ŝtonkoraj antaŭ la mizero de freŝe alvenintaj homoj.”

Tamen, la situacio ne estas tiel simpla, kiel volas dedukti el la biblia bildo la plej ofte senreligiaj akuzantoj. En la germana Bavario oni devis forpreni la krucojn de sur la lernejaj vandoj, sed ĉirkaŭe kreskas moskeoj kaj islama vivostilo. Pollando, post longa subpremo, konsolidiĝis kadre de la katolika konfesio, fronte al la rusa ortodoksa mistiko kaj la pruse protestanta militemo. Ĉu mirinde, ke ili aktuale volas akcepti nur kristanajn azilpetantojn?

Kion pri la baltaj ŝtatoj, kiuj ankoraŭ luktas kun la problemoj de la rusa enmigrado dum la sovetia tempo? Kion pri Hungario ekzemple, kiu spertis post 1526 preskaŭ plenan detruiĝon fare de la osmanaj trupoj; pri Hispanio, kiu bezonis pli ol 700 jarojn por repeli la arabajn invadintojn? Serbio ĵus perdis ne nur siajn praserbajn monaĥejojn al Kosovo. Kiu rajtas postuli, ke tiuj landoj varme akceptu islamanojn, eble kun militista fono ĉe IS, Boko Haram aŭ aliaj grupoj?

La germanaj Verduloj hurlas, se homoj en tiu lando preferus akcepti mortminace persekutitajn kristanojn el Sirio anstataŭ sendistinge apliki „bonvenigan kulturon” al homoj kun plene aliaj vivmaniero kaj religio. Ja kompreneble, ĉar la partiestro kaj multaj ŝtataj „respondeculoj pri integrado” jam estas islamanoj.

Kaj nenie leviĝas la demando, kial islamanoj el la koncernaj regionoj ne pretendas protekton ĉe la samkredantoj en la riĉegaj Emirlandoj kaj Sauda Arabio. Aŭ kial tiuj landoj ne finas la kruelajn agadojn de certaj trupoj en Sirio kaj Irako ne nur kontraŭ kurdoj, kristanoj kaj jesuanoj, sed ankaŭ kontraŭ islamaj samreligianoj.

Jes ja, Jesuo diris: „Kion vi faris al la plej mizera de miaj fratoj, tion vi faris por mi.” Sed Sankta Mateo daŭrige raportas ankaŭ, ke Jozefo remigris post la minaco en sian patrujon kun Maria kaj Jesuo. Kaj ili estis nur triope, sen poŝtelefono. Tion prisilentas la homoj, kiuj ja asertas: „Ni (!) estas nefermita lando kaj bonvenigas ĉiun, kiu volas vivi ĉe ni”, sed ne volas antaŭvidi la konsekvencojn de eksponenta enmigrado, kiuj subfosos la leĝan azilrajton kaj okazigos la plenan transformiĝon de la aŭtentaj eŭropaj kulturoj, la rapidan renverson de longtempe kreskintaj religiaj strukturoj. Kiam la aktuala mono elĉerpiĝos, ne plu estos demando de kulturo kaj religio, sed de sociaj kaj interetnaj konfliktoj terene de Eŭropo sub la sanktaj signoj de kruco kaj duonluno.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jes ni povas ... kaj ili povis.

Dum pli ol tri jardekoj li restis ordinara, ekster parlamentaj rondoj apenaŭ konata membro de la brita ĉambro de deputitoj, ribelema (jam pli ol 500 fojojn li defiis siajn partiestrojn), politike maldekstra, ĉiam ŝajne senzorge vestita: nun tamen Jeremy Corbyn [ĝéremi korbin] trovas sin, en la aĝo de 66 jaroj, je sia granda surprizo (kaj tiu de siaj samlandanoj), ĉepinte de la brita laborista partio.

Pro skua malvenko dum naciaj elektoj en majo (MONATO, 2015/07, p.6-7) tuj eksiĝis la tiama partiestro. Nepris elekti alian. Prezentis sin tri kandidatoj de la dekstro/centro de la teorie maldekstra, socialisma partio: nur lastminute estis nomumita kiel kandidato Corbyn, ĉar manpleno da deputitoj deziris, ke dum la debato pri nova partiestro estu aŭdata alternativa, maldekstra voĉo.

Ekde la unuaj debatoj, kiam la kvar kandidatoj sin televide aŭ kunvene prezentis, evidentis, ke Corbyn ne parolas la lingvon de la aliaj. Ili elgurdis la samajn melodiojn, kiuj tiom misagordiĝis en la oreloj de elektuntoj en majo.

Bankistoj

Provante loki la partion en la centron de la politika spektro, ili ripetis esence la ideojn de la reganta, dekstra konservativa partio: bankistoj kaj entreprenistoj riĉigas la landon, do nepras ilin finance apogi; la rolo de la ŝtato estu minimumigata favore al privataj kompanioj; retenata estu nuklea defendo-(atako-)kapablo.

Pro tio, almenaŭ parte, la laborista partio suferis ĉe la urnoj en majo. Kial voĉdoni por pala centrisma/dekstreta imitaĵo, kiam eblas dekstra realaĵo?

Tamen Corbyn, kvazaŭ memorante, ke la t.n. laborista partio reprezentu unuavice laboristojn, substrekis la ligojn inter la partio kaj la jam de jardekoj flankenpuŝataj sindikatoj. Li promesis aserti la rolon de la ŝtato, ĉesigi la iom-post-ioman privatigon de la nacia sanservo kaj aliaj tradicie ŝtataj funkcioj, kaj reŝtatigi la privatigitajn fervojojn (kiuj, ironie, apartenas kelkokaze al ŝtate posedataj nebritaj fervojoj).

Samtempe li montris sin kontraŭulo de la registara ŝpar-politiko. Laŭ Corbyn, dum ekonomia krizo la ŝtato investu, ne tranĉu. Pro tio aplaŭdis la elekton de Corbyn la estro de la spirite parenca hispana partio Podemos, Pablo Iglesias. „Nia rolo estas reprezenti la socian plimulton, la homamasojn pistitajn de registara modelo favora al la financaj elitoj kaj iliaj klientoj,” skribis Iglesias en brita gazeto.

Platformo

Sampartianoj, inkluzive de iamaj estroj kaj ĉefministroj kiel Tony Blair kaj Gordon Brown, atakis la platformon de Corbyn. Ili taksis lin neelektebla kiel estontan ĉefministran kandidaton kaj kredis, ke li detruos la laboristan partion – almenaŭ la dekstretan, kiun ili konstruis.

Malkonsentis la popolo. Rekorde oni aliĝis al la laborista partio simple por povi partopreni en la partiestraj elektoj. Aparte junuloj, ĝenerale indiferentaj rilate politikon (ĉio samas) kaj politikistojn (ĉiuj mensogas), entuziasmiĝis. Ili vidis en Corbyn (malgraŭ lia aĝo, malgraŭ tio, ke li prezentas ideojn ofte de la 1980aj kaj pli fruaj jaroj) ion freŝan, honestan kaj fidindan. Krome – granda pluso – li nek sonas nek aspektas kiel profesia politikisto.

Videblis T-ĉemizoj kun devizo aludanta al la antaŭnomo de la kandidato: „Jez we can” („Jez [jes] ni povas”). Jen Podemos denove: ankaŭ tio signifas „Ni povas”. Kaj fine la Corbyn-adeptoj ja povis. Venkis ilia heroo en la unua baloto kun preskaŭ 60 % de la voĉoj.

Gazetaro

Tuj, tamen, videblis fendoj en la laborista partio. La potenca dekstra alo, kun tradiciaj blair-ecaj granduloj, rifuzas kunlabori kun Corbyn. Oni flustras jam pri puĉo, por ke Corbyn ne estru la partion okaze de venontaj naciaj elektoj en 2020.

Ankaŭ la konservativa kaj dekstrega nacia gazetaro en Britio atakas lin. Jam legeblas, ke ĉefministro Corbyn lasos la landon sendefenda, senprestiĝa, se tiu ĉi „komunisto” rezignas, kiel li volas, pri la brita nuklea arsenalo.

Ĉio ĉi restas en la estonteco. Nun, tamen, ne nur maldekstremuloj sed ankaŭ tiuj, kiuj opinias, ke politikistoj ilin prifajfas, bonvenigas la alvenon de Corbyn. Fine, ili kredas, aŭdiĝos denove voĉo, kiu honeste, nehipokrite, parolos kun kaj por la marĝenigitaj etulo-tavoloj en Britio.

Paul GUBBINS
ĉefredaktoro de MONATO kaj korespondanto en Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Floras veraj verduloj

Dum jaroj la norvega Verda Partio (Miljøpartiet de Grønne) ricevis nur malmultajn elcentojn de la voĉoj. Sed en la ĉi-septembra komunuma baloto ĝi finfine klare videblas sur la politika scenejo kun 4,2 %. En la ĉefurbo, Oslo, ĝi eĉ iĝis kun 8,1 % la trie plej granda partio.

Tio donas pli da potenco ol supozigas la nudaj ciferoj: En Oslo, kaj en 12 aliaj komunumoj, nek la socialisma nek la konservativa alianco ricevis absolutan plimulton en la komunuma estraro. Tial ambaŭ partioj devos intertrakti kun la verduloj por provi starigi urboregistaron.

Kunfandi

Tutlande la Verda Partio, fondita en 1988, havos ekde la novjaro pli ol 200 reprezentantojn en la 428 komunumoj (kiujn oni cetere proponas kunfandi al ĉ. 100).

Krom kutimaj lokaj temoj – publika transporto, lernejoj, malsanulejoj – aparte aktuala dum la antaŭbalotaj semajnoj estis debato pri la kapablo de la komunumoj loĝigi la multajn rifuĝintojn el interalie Sirio.

Esperi

La Verda Partio havas nun (ekde la parlamenta baloto en 2013) unu reprezentanton en la parlamento. Sed partioj, kiuj tutlande ricevis pli ol 4 % de la voĉoj, ricevas ekstrajn parlamentajn seĝojn kompense distribuotajn al partioj alie subreprezentotaj. Tiel la verduloj povas esperi ok parlamentanojn (el 169) en 2017.

Diference de Svedio kaj Germanio, la norvega Verda Partio ricevis en la unuaj jaroj malmultan subtenon pro konkurenco kun aliaj partioj, kiuj jam prezentis sin „verdaj”.

Sed en la hodiaŭa mondo ilia verdo ne sufiĉas. Nun floras „vera” verda partio ankaŭ en Norvegio.

Douglas DRAPER
korespondanto de MONATO en Norvegio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Douglas Draper el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial ne manĝi hundaĵon?

Kritikata estas Japanio pro tio, kie ĝiaj civitanoj kaptas kaj manĝas balenojn kaj delfenojn (vidu MONATO, 2014/6, p. 9). Lastatempe aŭdiĝas ankaŭ riproĉoj, ke en orienta Azio, en partoj de Ĉinio, Koreio kaj Vjetnamio, oni manĝas hundan viandon.

Manĝantoj kaj amantoj de tiaj viandoj siavice protestas, demandante: „Kial ne hundaĵo? Kio pri bovaĵo aŭ porkaĵo? Lasu nian tradician gastronomian kulturon!”

Se diri ĝenerale, oni respektu la manĝkutimojn de aliaj nacioj. Tamen estas dezirinde ne manĝi la viandon de bestoj, kun kiuj multaj homoj simpatias. Mi persone manĝas viandon de bovoj, porkoj, kokoj kaj fiŝoj, sed ne tiun de baleno, delfeno aŭ hundo.

Koro kaj animo

Tamen mi ne certas, kial oni manĝu bovaĵon, porkaĵon aŭ kokaĵon, sed ne balenaĵon aŭ hundaĵon. Ĉu ĉar balenoj kaj delfenoj estas mamuloj saĝaj? Ĉar hundoj estas amikoj de la homo? Ĉar bovoj, porkoj kaj kokoj estas ekde la komenco kreitaj por nutri la homaron, aŭ estas industriaj produktaĵoj kvazaŭ sen koro aŭ animo?

Tiuj supremenciitaj kialoj ne ĉiun konvinkas. Homoj havas diversajn religiajn, filozofiajn, historiajn kaj tradiciajn kutimojn kaj morojn. Ne eblas morale kaj klare distingi inter manĝado unuflanke de hundoj kaj delfenoj kaj aliflanke de porkoj kaj bovoj.

Kelkaj insistas, ke delfenoj estas saĝaj kaj do tial oni ilin ne mortigu. Sed studaĵoj indikas, ke ĉiuj specioj „saĝas” kaj adaptiĝas al ŝanĝiĝantaj naturaj medioj. La polpo estas eble la plej saĝa animalo. Sed neniu argumentas, ke oni ne manĝu polpaĵon.

Ŝanĝi kaj detrui

La homaro, sukcese irante sur du piedoj, uzante ilojn kaj kunlaborante inter si, efike kaptis bestojn kaj kultivis plantojn, tiel ke ĝi staras pinte de la nutroĉeno. Nun la homaro regas la mondon, kun potenco eĉ ŝanĝi la klimaton kaj detrui sian medion kaj eĉ per nuklea bombo sin mem.

Ni scias, ke la homaro respondecas pri la terglobo kaj pri alispecaj vivaĵoj. Sed ni scias ankaŭ, ke la homaro ne povas vivi eĉ unu tagon sen manĝo de alia vivaĵo, ĉu planto, ĉu besto.

Konscio pri la homa pozicio kaj pri la rilato kun aliaj vivaĵoj kondukas min (kaj multajn japanojn) al jena sinteno kaj praktiko: ĉetable, antaŭ ol manĝi, mi, kunmetante la manplatojn, dankas al ĉiuj vivuloj, kiuj min nutras.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de „Monato” en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Virinoj abortigas, nombroj pensigas

Dek kvin jarojn post la komenciĝo de la 21a jarcento, milionoj da virinoj tra la tuta mondo daŭre submetiĝas al abortigo kaj al ĉiuspecaj riskoj, kiujn tio ĉi entenas. Sufiĉas rapida analizo de la tutmondaj nombroj pri la jaro 2012 por konstati, ke en tiu jaro pli ol 7 milionoj da virinoj estis oficiale akceptitaj en malsanulejoj, klinikoj aŭ similaj institucioj kun la celo ĉesigi la propran gravedecon.

Ĉi tio signifas, alivorte, ke mezume 6,9 el ĉiu milo da virinoj (inter 15 kaj 44 jaroj) ricevis en la koncerna jaro medicinan traktadon cele al abortigo. Estas rimarkinde, ke tio signifas 40-elcentan kreskon kompare kun la jaro 2005. La plej ofte uzata rimedo por abortigi? Englutado de medikamento nomata misoprostol kaj konsiderata ege malpli riska ol aliaj: ĝi kaŭzas kuntiriĝon de la utero, sed verdire ne ĉiam sukcesas eligi la tutan embrion, tiel ke la eventuala restaĵo ja povas kaŭzi gravan enan infekton.

Rekordaj nombroj

Oni notas neneglekteblajn malsamojn de lando al lando: fakte la mezuma kvanto de abortigoj estis plej malalta en Etiopio, Maŭricio kaj ĉefe Brazilo (lando de la verkanto), kaj plej alta en Pakistano, Kenjo, Malavio kaj Ugando. En pluraj afrikaj – kaj ankaŭ en iuj latinamerikaj – landoj, la gravedec-ĉesigoj proksimiĝis al rekordaj nombroj. Oni eltiris ĉiujn suprajn nombrojn el tutmonda esplorado efektivigita de faka medicina revuo (nome BJOG) kaj disvastigita de la medicina retpaĝaro medscape.com en aŭgusto 2015. La nombroj rilatas al 26 landoj situantaj en diversaj kontinentoj.

Punebla krimo

Se oni konsideras, ke nur 60 elcentoj de la virinoj, kiuj spertas komplikaĵojn kaŭze de riskaj abortigoj, sin turnas al hospitalo por medicina traktado, tiam eblas konkludi, ke la tuta kvanto de abortigoj verŝajne estas multe pli granda. Krome la registrado de abortigantaj pacientoj en landoj, en kiuj la memvola gravedecĉesigo estas punebla krimo, povas esti kelkfoje kaŝita, por eviti ekzemple problemojn kun la polico.

Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ruĝaj ŝlimoj en Mediteraneo

En suda Francio, apud Marsejlo, uzino de baŭksito elverŝas la restaĵojn (ruĝajn ŝlimojn) en Mediteraneon, nun en naturan rezervejon.

Iom da historio

Baŭksito estas ekspluatata en Provenco ekde 1894. De pli ol 70 jaroj uzino Pechiney [peŝiné], nun Alcan, kun komplezo de la ŝtato enverŝas la restaĵojn de la pritraktado en grandan maran foson apud Cassis [kasí]. Tiu foso estas 300 metrojn profunda kaj 2000 metrojn longa.

Ĉar sciencistoj prave diris, ke maro mem resaniĝas, neniu havis moralan problemon daŭrigi la poluadon. De 1966 subtera kaj submara tubego, 47 kilometrojn longa, portas la poluaĵojn en la foson. Sed intertempe validiĝis en 1978 la Konvencio de Barcelono por protektado de Mediteraneo, kaj la ŝtato la 1an de julio 1996 devigis la ekspluatanton ĉesigi la enĵetadon la 31an de decembro 2015. Des pli, ke tiu foso enestas en la Nacia Rezervejo de la Fjordetoj (Parc national des Calanques), la sola en Francio apud granda urbo (Marsejlo) kaj la sola tera kaj mara.

Kia poluado

Kune kun fero, kiu donas la belan ruĝan koloron, estas enmarigataj natro (NaOH), aluminio (Al), titano (Ti), kromo (Cr), kadmio (Cd), hidrargo (Hg), arseno (As) kaj aliaj pezaj metaloj, danĝeraj por la sano, kiuj havas grandan efikon sur la flaŭro kaj faŭno kaj jam senvivigis grandan zonon inter Ĝenovo en Italio kaj Montpeliero en Francio.

De 900 000 tunoj en la 1970aj jaroj reduktiĝis la enĵeto al 300 000 tunoj en 2004. Tamen restas ĉirkaŭ 20 ĝis 30 milionoj da tunoj da poluita materio. Verŝado de 270 m 3 da elfluaĵo hore signifas 180 000 tunojn jare. Sekve, en 2007 estis instalitaj filtriloj-premiloj por redukti la poluon al 35 mg litre. Aperis ruĝa polvo, kiun oni stokas en la apudeco de la uzino.

Laŭ la industriisto, natro, kiu nature troviĝas en la mara salo, stokas inertan hidrokalciton, kiu kaptas la pezajn metalojn. Tio ne estas la opinio de la fiŝkaptistoj, kiuj konstatas, ke kiam blovas la norda vento, la ruĝaj ŝlimoj alsurfaciĝas.

Nuna debato

Ĉar finiĝos la permeso ekspluati, iuj proponas simple fermi la uzinon, kaj tiam oni ĉantaĝas pri la perditaj laborpostenoj (750) en regiono, kie mankas laboro, dum neniu kalkulis, kiom da postenoj de fiŝkaptistoj malaperis pro la poluo de la maro. Alia timo estas, ke, ĉar la baŭksito venas el Gvineo, eblos instali tian uzinon aliloke en la mondo, kie la normoj ne estas tiom rigoraj kaj la popolo ne estas tiom sentema.

Iuj proponas teknike kaj ekonomie plu esplori, ĉar granda parto de la poluo koncentriĝas en malgranda volumo. La ministerio pri ekologio petis kromajn esplorojn; sciencistoj bedaŭras, ke ilia voĉo ne estas aŭskultata kaj ke la kontroloj estas farataj de la ekspluatanto mem kaj ne de sendependaj fakuloj. La loĝantaro de la 13 koncernaj urboj devas doni sian opinion, sed apenaŭ disponas pri taŭgaj dokumentoj aŭ informoj.

Tiu debato estas vere nuntempa: kiel pluekspluati, reduktante maksimume la konsekvencojn por la mara medio? Kiel savi nian planedon, tamen daŭrigante nian konsumapetiton?

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Verda ringo

„Misuzo de la rajto manifestacii!” – tiel reagis aŭtantoj, kiuj ne povis veturi laŭ la viena Ring-strato, kiu ĉirkaŭas la centron de la urbo. La 22an de septembro 2015, de la 10a ĝis la 22a horo, nur tramoj kaj biciklantoj uzis la straton. Aŭtoj devis trovi alian vojon.

Antaŭtagmeze lernantoj metis rul-gazonon sur la asfalton. Multaj homoj poste uzis la sentrafikan spacon por pikniki kaj promeni, aŭ simple sidi sur seĝoj kaj benkoj propramane starigitaj.

La spektaklon organizis la „Platformo Senaŭta Urbo”, kiu kontraŭas konstruadon de nova aŭtoŝoseo tra apud-danuba arbaro sud-oriente de Vieno.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

125 jarojn Esperanto en Munkeno

Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno (13.5. – 16.5.2016) kaj samtempe la Esperanto-Klubo Munkeno festos 125 jarojn Esperanto en Munkeno per bavara vespero kun vespermanĝeto. Detalan informon vi trovos je: www.kongreso.de aŭ kontaktu rekte LKK: kon16@esperanto-muenchen.de


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De famo al fako

En Albanio, post la 1990aj jaroj, multaj fakuloj fariĝis politikistoj. Ekzemple la prezidanto kaj ĉefministro ĝis 2013, Sali Berisha, estis kardiologo. La nuna ĉefministro, Edi Rama, estis pentristo kaj instruisto en la Akademio de Artoj.

Ne okazis inverse, tamen, ke politikisto fariĝis fakulo – ĝis antaŭ ses jaroj Ndre Legisi, deputito de la Socialista Partio kaj iama ŝtata sekretario ĉe la ministerio pri internaj aferoj, fariĝis bienisto.

Seniluziiĝinte pri politiko, Legisi kun sia familio ekkultivis fruktojn kaj legomojn kaj ekbredis kaprojn kaj ŝafojn, ankaŭ abelarojn. Baldaŭ kreskis lia kapraro de 30 ĝis 700 bestoj. La ĉirkaŭaj kampoj, forlasitaj de tiuj, kiuj serĉis laboron en la urboj, plenis de olivarboj.

Ĵurnalistoj kaj amikoj, vizitantaj la eksan deputiton, konstatas ĉe li entuziasmon kaj kuraĝon por daŭrigi la novan vivon inter homoj, kiuj produktas kaj enspezas per sia propra laboro.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vizito benita

Ĝojis kaj feliĉis kubanoj pro kvartaga papa vizito en septembro. Francisko restis en Kubo kiel „misiisto de mizerikordo” kaj gvidis diservojn en tri urboj: Havano, Holguín kaj Santiago de Kubo.

Jam ekde lia alveno ĉe la flughaveno „José Martí” kaj dum la 18-kilometra vojaĝo ĝis la apostola nunciejo en Havano kubanoj montris al sia eminenta vizitanto korinklinon, respekton kaj gastamon. Ankaŭ dum la ceteraj tri tagoj ĉie evidentis tiaj elkoraj kaj entuziasmaj sentoj.

Francisko estas la unua papo de latin-amerika deveno. Li ne estas la unua, tamen, kiu vizitis Kubon. La papoj Johano Paŭlo 2a en 1998 kaj Benedikto 16a en 2012 vizitis ĉi tiun plej grandan kariban insulon.

La papo alportis al Kubo amon al la proksimulo, fidon, rekonon kaj saluton al infanoj, maljunuloj kaj handikapuloj. Vizitinte Kubon, Francisko pluvojaĝis al Usono, kie li kunsidis kun la prezidanto Barack Obama kaj formale alparolis la membrojn de la usona parlamento.

Juan Carlos MONTERO MEDINA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De kie ni venis? Kien ni iras?

LERNU LA ĜOJON DE VERA KRISTANISMO. Ricevu senpagan Biblion kun Studkurso www.carelinks.net/eo.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Helpo sen diskuto

„Jes, sinjorino Bock [bok] jam atendas”. Sinjorino Sabine Pinterits, kiu laboras en la Ute Bock-Domo en Vieno, gvidas min en malgrandan ĉambron.

Ute Bock sidas post apopleksio en decembro 2013 en rulseĝo. Sed ŝiaj voĉo kaj manpremo estas fortaj. De jardekoj ŝi helpas al ĉiuj, kiuj „falis el la sociala sistemo” de Aŭstrio.

Aktuale multaj venas el Sirio. Antaŭ la milito en tiu lando la rifuĝintoj, ofte neakompanataj infanoj, venis ĉefe el la balkanaj landoj. Azil-petantoj bezonas loĝadreson en Aŭstrio. Kiu ne havas daŭran loĝejon, povas loĝi en la domo aŭ havi tie poŝtan adreson.

Buŝ-al-buŝa

La domon ĉe Zohmanngasse 28 multaj trovas simple per informado buŝ-al-buŝa. Bock helpas, se iel eblas. Hodiaŭ 76 viroj kaj nur 2 virinoj el 26 landoj loĝas en la domo. Ili restas monatojn aŭ jarojn. Ĉiu havas unu-litan loĝejeton. Ekzistas du komunaj kuirejoj en ĉiu etaĝo, sed multaj hejmanoj volonte mem kuiras en la propra ĉambro.

 

Familioj loĝas en alia domo. Ankaŭ aliloke troviĝas hejmo por infanoj sen gepatroj kaj por lernantoj kun lernejaj problemoj. La domo iam estis hejmo por meti-lernantoj, gvidata de Bock. Post renovigado ĝi servas kiel hejmo por rifuĝintoj kaj senhejmuloj. Bock pensiiĝis en 2000 kaj ekde tiam laboras kiel volontulo.

Civilservantoj

Helpas al ŝi ses civilservantoj (kiuj ne volas arme-servi), kelkaj oficistoj kaj instruistoj – ili peras la germanan lingvon kaj instruas komputikon. La lernantoj, aktuale pli ol 300, ricevas ateston pri finfarita kurso.

La mono venas el donacoj de privatuloj. Krome oni kolektas vestaĵojn, kovraĵojn, tukojn, higien-artiklojn kaj konserveblajn nutraĵojn: faruno, rizo, oleo, nudeloj.

Bock ricevis 15 premiojn pro sia humaneca agado, interalie la oran merit-medalon de Respubliko Aŭstrio.

 
Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiam finiĝos la fumego?

Antaŭ nelonge aperis tre densa fumo en la ĉielo de la insulo Sumatro. Mi nomas ĝin „fumego”. Ĝi ja ne estas normala fumo. Ĝi kovras la tutan areon de kelkaj partoj de okcidenta Indonezio, speciale en la regiono Ĝambio kaj Riaŭo, Sumatro. Ĝi eĉ jam atingis Malajzion kaj Singapuron, kaj kelkajn partojn de Brunejo, Tajlando kaj Filipinoj.

Tiu ĉi internacia katastrofo ekestis meze de aŭgusto kaj malpliboniĝas. La ĉefa kaŭzo estas arbarbrulego sur la insuloj Sumatro kaj Borneo. Tiu ĉi brulego okazis ne pro naturaj kialoj. Oni kredas, ke fiuloj faris tion, celante praktiki la metodon „hakado kaj bruligado” por krei pliajn kampojn. Malfeliĉe, pro la seka sezono ĉe la ekvatoro, oni ne povas regi la fajron kaj ĝi pligrandiĝis, kaŭzante brulegon. Cetere la fenomeno El-Ninjo kaŭzis, ke ne pluvis dum tiu ĉi periodo.

La fumego jam estigis sanproblemojn por la loĝantaro en Ĝambio kaj Riaŭo. Laŭ la indonezia sistemo de poluada indico, la nombroj de 0 ĝis 50 signifas bonan, sanan aeron kaj super 300 signifas danĝeran aeron venenan. En la regiono Riaŭo, la indico atingis 984 kaj en centra Kalimantano 1986. Pro pluraj spiraj kaj okulaj malsanoj suferas la loĝantaro. Krome oni ne povas labori aŭ studi, ĉar la aero estas tiel danĝera, ke neniu povas iri eksteren.

Ekonomio

La malavantaĝoj ne nur rilatas al la sano. Ankaŭ la ekonomio en Sumatro kaj Kalimantano ne funkcias. Multaj flugoj estas nuligitaj pro limigita vida distanco. Turistoj mankas, ĉar ili ne povas atingi turismejon, kaj eĉ se tio eblus, ili povus nenion vidi tie. Resume, la du plej gravaj malutiloj koncernas la sanon kaj la ekonomion.

Internacia katastrofo

Krom Indonezio ankaŭ la najbaraj landoj spertas la malavantaĝojn. La poluada indico en Brunejo atingis 68 kaj iom influas la sanon de la popolo. En Malajzio la polua indico eĉ atingis 252. Tial tie la lernejoj ne funkcias por gardi la sanon de la lernantoj, kaj kelkaj flugoj estis nuligitaj. Ankaŭ en Singapuro, kies polua indico atingis 341, lernejoj estis fermitaj kaj kelkaj eventoj en la monda ĉampionado pri naĝado estis nuligitaj pro la malbonaj vetero kaj aero.

Simile la ĉielo de Tajlando estas kovrita de fumo pro tiu arbarbrulego en Sumatro kaj Borneo. Cetere, la filipina registaro supozas, ke la fumnebulo, kiu atingis Ĉebuon, devenas de Borneo, ĉar ĝi ne malaperas dum kelkaj tagoj. En Filipinoj la fumego kaŭzas nuligon de kelkaj flugoj. Do tiu ĉi katastrofo suferigis ses landojn: tre granda problemo en sud-orienta Azio.

Kion faru la registaroj?

Multaj homoj kritikas la indonezian registaron, ĉar ĝi ne sukcesas venigi la suspektatojn pri la bruligoj antaŭ la tribunalon. La kritiko aperis, ĉar similaj problemoj ripetiĝas ĉiujare. Oni opinias, ke neniu plu bruligos arbarojn, se la registaro povas juĝi kaj puni la suspektatojn. Dume la indonezia armeo faras ĉion eblan por ĉesigi la brulegon, kaj prezidanto Joko Widodo promesas, ke en tri jaroj la registaro povos ĉion solvi. Cetere Malajzio kaj Singapuro jam pretas helpi Indonezion.

Kvankam la registaroj provas ĉion, la popolo jam multe suferas, speciale infanoj kaj maljunuloj, kaj multaj el ili ne plu povas atendi la freŝan aeron. Indonezio estas fama pro la freŝa aero en kelkaj regionoj, pro la ekzisto de multaj arbaroj. Sed kion fari, kiam la arbaroj malrapide malaperadas pro brulego? La popolo suferas, la registaro ĉion provas. Sed kiam la fumego finiĝos? Ŝajnas, ke ni povas nur atendi.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio
Intertempe jam unu bebo en Indonezio forpasis pro la fumego.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aktivas la bonaj amikoj

Por indonezianoj, muzeo ofte estas konsiderata kiel io malmoderna, teda kaj seninteresa. Sed en la urbo Bandung aktivas junuloj por revivigi muzeon.

Temas pri la Muzeo de la Azia-Afrika Konferenco. La muzeo estis konstruita memore al la konferenco kaj malgraŭ tio, ke pasis jam 60 jaroj post la konferenco, la muzeo neniam silentis.

La azia-afrika konferenco estis la unua, kaj plej granda, kunveno inter neblankuloj. Ĝi okazis en aprilo 1955, kaj ĝin organizis Barato, Birmo, Indonezio, Pakistano kaj Srilanko. Ĉeestis delegitoj el 29 landoj, kiuj reprezentis pli ol la duonon de la mondcivitanoj.

Principoj

La konferenco celis liberigi aziajn kaj afrikajn naciojn de imperialismo kaj koloniismo, kaj krei ekonomian kaj kulturan kunlaboron inter la koncernaj landoj. Rezultis la t.n. 10 principoj de Bandung (dasasila Bandung). Temis pri rezolucioj pri paco kaj kunlaboro por la mondo kaj ĝiaj civitanoj.

La spirito de la konferenco neniam foriris. La konferencejo, situanta ĉe la plej grava strato en la centro de Bandung, daŭre ekzistas kiel muzeo. Preskaŭ ĉiutage ĝi ricevas vizitantojn, kiuj interesiĝas pri la historio kaj la gravaj eventoj tie okazintaj, aŭ kiuj simple volas fari fotojn en la ĉirkaŭaĵo.

Gravas, tamen, ke interne de la konstruaĵo ekzistas komunumo, kiu aktive agadas en, por kaj pro la muzeo. La aktivuloj nomas sin la bonaj amikoj de la muzeo de la Azia-Afrika Konferenco, aŭ SMKAA, sahabat museum konferensi Asia-Afrika

Kluboj

La „amikoj” okupiĝas ne nur pri la muzeo. Ili okazigas klubkunvenojn, por ke junuloj pliprofundigu siajn kapablojn, ekzemple lingve. Eblas lerni la araban, francan, japanan, mandarenan kaj ankaŭ Esperanton. Kluboj ekzistas ankaŭ pri lokaj kulturoj, ĵurnalismo, ĉiĉeronado, komputado, skoltado kaj radio-anoncado.

Okazas ĉe la muzeo aliaj internaciaj renkontiĝoj, ekzemple fine de aprilo la dua Azia-Afrika Studenta Konferenco. Ĉeestis 210 studentoj el 19 aziaj landoj kaj 29 afrikaj landoj, kiuj diskutis politikon, kulturon, instruadon, ekonomion kaj teknologion.

Lokaj kaj internaciaj agadoj vivigas la muzeon. Tio gravas aparte por junuloj, kiuj fojfoje disponas pri tro da libera tempo kaj maltro da okupoj.

Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Ahmad Zulfauzi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Antaŭen malantaŭen

Pro la akcidento en Fukuŝimo en marto 2011, kaj pro la posta travivaĵo de la japana socio, frakasiĝis tri mitoj pri nuklea energio en Japanio: 1. Nukleaj centraloj estas sekuraj; 2. La nuklea elektroproduktado estas la plej malmultekosta; kaj 3. La japana industrio kolapsos sen nuklea elektroproduktado.

Do, tute nature, la plimulto de la japana popolo ne volas, ke refunkciu la atomcentraloj, haltigitaj post la akcidento. Ili volas, ke Japanio ekspluatu la renovigeblajn energio-fontojn kiel la sunan aŭ la ventan, aŭ la tervarmon.

Kritikantoj

Tamen, malgraŭ la popola volo, la registaro komencis laŭvice aprobi la refunkciigon de la centraloj. Krome ĝi pripensas energio-produktadon ĝis la jaro 2030. Kiel rimarkis kritikantoj, la registara plano ŝajne retenos nukleo- kaj karbo-energion, samtempe neglektante kaj senkuraĝigante renovigeblajn fontojn. Tiel oni revenos kvazaŭ al la tempo antaŭ la akcidento.

Ĝis 2005 elektroproduktado per sunvarmo kaj ĝia merkato en Japanio estis la plej granda en la mondo. Pro registara neglekto kaj rezisto de la elektraj kompanioj, Japanio nun postrestas, dum aliaj landoj ŝanĝiĝas favore al pli mediokonsciaj energi-fontoj.

Konfuzo

En 2012 Japanio enkondukis sistemon por aĉeti „renovigeblan” elektron laŭ fiksita prezo. Sed, ĉefe pro la mallerta aranĝo de la prezo, estiĝis konfuzo. La elektrokompanioj ĉesis tiel aĉeti elektron. Plie ili insistas limigi la aĉetadon de tia elektro, ĉar persuna kaj perventa elektro estas malstabilaj.

Fakuloj argumentis, ke la problemo pri varia kurento-provizo solveblas per moderna teknologio kaj per pligrandigita elektroreto inter elektrokompanioj.

En la fono de tiu pasiva politiko troviĝas fortika „kvadrata” komunumo, aŭ „atomvilaĝo”, konsistanta el politikistoj, burokratoj, profesoroj kaj industrio. En la centro situas la elektrokompanioj, kiuj abunde ŝutas monon en la komunumon. Ili apenaŭ lernis el la katastrofo de Fukuŝimo kaj, spite de la popola voĉo, kroĉiĝas al la nuna, kaj propra, intereso.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝtonĵeto sen cenzuro

En la pasinta oktobro, patro de itala lernejano konsternite aperigis en Interreto bildon, kiun tuj republikigis multaj aliaj, same indignaj, homoj. Temis pri foto el la paĝo 216 de licea fiziklibro titolita La realtá e i modelli della fisica („La realeco kaj la modeloj de la fiziko”). La eldonejo estas la brita Linx-Pearson.

Ponto

La menciita paĝo de la libro prezentas fizikan problemon, kies teksto estas laŭlitere la jena: „Ŝtono estas lanĉata de ponto 12 metrojn alta, vertikale, de supre malsupren, kun rapido de 1,8 metroj en sekundo, dum aŭtomobilo alvenas. Se la aŭtomobilo troviĝas tiam je distanco 82-metra de la ponto kaj veturas je la konstanta rapido de 125 kilometroj en horo, ĉu la ŝtono frapas aŭ ne frapas la aŭtomobilon?”.

Senkonscienculoj

Nu, la problemo reelvokas malnovajn italajn novaĵojn pri nigra kroniko: en la 1990aj jaroj, ĵetadi ŝtonojn de pontoj estis kvazaŭ modo inter enuantaj junuloj, senkonscienculoj kaj vandaloj. Kaj, kvankam poste la fenomeno iom post iom regresis, plejparte la vundoj provokitaj de tiuj agoj estas ankoraŭ dolorigaj. Tiam iuj personoj perdis sian vivon en aŭtomobilo, kiun frapis ŝtono, ĵetita de idioto. Iliaj parencoj ankoraŭ pliploras ilin kaj funebras.

Imitado

Oni demandas sin nuntempe en Italio, ĉu estas vere necese, ke scienca libro destinita por la junularo utiligu ĝuste tian ekzemplon por instrui la leĝojn de la fiziko. La celo de ajna libro, de iu ajn lernejobjekto, estu unue la instruado de laŭleĝeco. Timante imiton, la plej multaj homoj malaprobas la ideon enmeti en ankoraŭ nematurajn mensojn la imagon de terura krimo, ofte plenumata kaj apenaŭ malhelpebla.

Lifto

La opinioj de la italoj estas disaj: iuj konsideras la ĉeeston de la koncerna problemo en lernolibro vera honto. Parlamentanoj anoncis tiurilate baldaŭan demandon al la ministrino pri instruado Stefania Giannini [stefanja ĝanini], Ŝi klarigu, kiel eblis, ke libro cirkulanta en italaj lernejoj enhavas aludon al fia agado.

Aliflanke, subtenantoj de la scienco kaj liberpensuloj asertas, ke la problemo devas esti rigardata el nure fizika vidpunkto, ne el tiu morala, sen ke ĝia signifo estu trograndigita. Cetere, la kalkulado de la rapido kaj de la forto de ŝtono ĵetata de ponto povas helpi la konstruantojn de aŭtomobiloj produkti pli rezistantajn glacojn. Oni devas ne havi tabuojn, kelkaj asertas. Iu memorigas, ke Albert Einstein mem, por prezenti sian teorion pri relativeco, parolis pri lifto falanta en la vakuon. Tamen neniu plendis pro tio, ke kelke da uloj perdis la vivon ĉi tiel.

Pinkonuso

La malsamo estas, ke lifto povas fali en vakuon sekve de nedezirata akcidento, dum ŝtonon de sur ponto oni lanĉas nur konscie, kun la celo krimi. Eble estintus pli ĝuste pripensi pli inteligentan formuladon. Eblis skribi pri granda hajlero (pri kies falo neniu, krom la naturo, respondecus) aŭ pri frukto/pinkonuso falanta el arbo situanta ĉe la vojrando: en tiuj okazoj, cetere, okazus neniu serioza akcidento; rezultus maksimume kelkaj fendoj aŭ skrapoj. La lernejanoj solvus la problemon kaj komprenus la saman fizikan mekanismon, sen esti rekte aŭ nerekte instigitaj endanĝerigi homojn por ripeti la eksperimenton kaj kontroli la ĝustecon de la respondo donita (kiu, por legantoj scivolaj, estas aliflanke nea: la ŝtono ne frapas la aŭtomobilon!).

Abomenaĵo

La fratino de Maria Letizia Berdini [maria leticja berdini] (31-jara virino mortinta en 1996 pro ŝtono, kiu falis sur ŝian aŭtomobilon, dum veturado sur aŭtovojo), pridemandita rilate al ĉi tiu temo, ne ekskludas procedi per juraj rimedoj kontraŭ la eldonisto kaj la aŭtoro, nome James S. Walker. „Kio okazis al mia fratino estas abomenaĵo, kiu ne ripetiĝu. Lerneja libro ne rajtas prezenti problemon, kiu elvokas la aĉan ideon ĵeti ŝtonojn. Nia familio rigardas tiun problemprezenton tute netaŭga kaj miseduka”, ŝi diris. Oni petas, ke la eldonejo modifu aŭ tute malaperigu la ekzemplon, kiu provokis sur la itala duoninsulo tiom da polemiko. Ĉu ĝi estos preta cenzuri?

Krutegaĵo

Ne mankas en tiu ĉi debato personoj, kiuj tute senkulpigas la verkinton, la eldoniston kaj la ministerion pri instruado, kiu aprobis la libron: en fiziklibroj abundas, laŭdire, aŭtomobiloj koliziantaj, vagonaroj frapitaj de rokoj kaj similaj aferoj. „Mi instruis fizikon dum multaj jaroj kaj ofte uzis aŭtomobiletojn por komprenigi al miaj klasoj kelkajn principojn de la kinematiko. Kelkfoje aŭtomobileto falis kaj tio klarigis bremsotempon, froton kaj aliajn komplikajn konceptojn. Miaj lernejanoj estas nun adoltoj, geedzoj kaj gepatroj. Neniu efektivigis la enklasan bremsan teston ĉe reala krutegaĵo”, skribas la uzanto vetiver6201 en la retejo de la itala gazeto Repubblica, dum la diskuto en la tuta lando – spite al la bezono, ke politikistoj verdire okupu sin pri iom pli gravaj kaj urĝaj problemoj – nehaltigeble flamas.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” kaj ofta kunverkanto

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne nur animalo sed senvertebrulo

En mia artikolo Kial ne manĝi hundaĵon? (MONATO 2015/11, p.16) estis eraro. „La polpo estas eble la plej saĝa animalo” devas esti „... la plej saĝa senvertebrulo”.

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novaj planoj pri daŭripova evoluo

Malsaton kaj ekstreman malriĉon volas forigi la internacia komunumo laŭ ambicia programo akceptita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Vieno. La programo celas la periodon 2015-2030, kiam ĉiuj en la mondo havu aliron al pura akvo, deca necesejo kaj senpaga elementlerneja klereco.

La listo de 17 evoluigaj celoj daŭrigas tiujn de la periodo 2000-2015, kiam laŭ UN okazis la plej sukcesa programo kontraŭ malriĉo en la historio de la mondo.

La t.n. jarmilaj evoluigaj celoj, laŭ UN, kunhelpis savi milionojn da homoj el malriĉo, rajtigi knabinojn kaj virinojn, kaj plibonigi sanon kaj bonfarton. Ekzemple, la nombro de homoj, kiuj vivas en ekstrema malriĉo, pli ol duoniĝis, de 1,9 miliardoj en 1990 al 836 milionoj en 2015.

Egaleco

La mondo spertis ekde 2000 draman plibonigon ĉe la seksa egaleco en lernejoj, aparte en bazaj lernejoj, kaj pli multaj knabinoj frekventas lernejojn. Krome, en la lastaj 20 jaroj, virinoj en preskaŭ 90 % de la 174 landoj, kiuj liveris informojn, pli bone reprezentiĝas en parlamentoj.

Ekde 1990 pli ol duoniĝis la nombro de mortintaj infanoj sub kvin jaroj, de 90 al 43 el 1000 novnaskitoj. La nombro de mortintaj patrinoj montras tutmonde malgrandiĝon de 45 %.

Pli ol 6,2 milionoj da malario-mortoj estis malhelpitaj inter 2000 kaj 2015. Krome per tuberkulozo-profilaktiko, diagnozado kaj kuracado, oni savis la vivon de 37 milionoj da homoj inter 2000 kaj 2013.

Konfliktoj

Tamen progreso malegalas en diversaj regionoj kaj landoj, kie restas signifaj mankoj. Konfliktoj prezentas kiel antaŭe la plej gravan minacon al homa evoluo, ĉar malstabilaj kaj militantaj landoj havas la plej altan malriĉon.

La novaj 17 celoj estas direktataj al malegalecoj, ekonomia kresko, urboj kaj homaj vivospacoj, industriigo, energio, klimatŝanĝiĝo, daŭripovaj konsumado kaj produktado, samkiel al paco kaj justeco.

La programo devigas ĉiujn landojn aktive agadi ne nur por elimini la kaŭzojn de malriĉo, sed ankaŭ plialtigi ekonomian kreskon kaj plibonigi sanprotekton, klerigon kaj sociajn servojn, protektante samtempe la naturmedion.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novaj rajtoj, novaj devoj

Jam en 1912 ekvalidis leĝo pri la islama religio. Ĝis 1918 Aŭstrio-Hungario estis granda ŝtato, en kies kadro troviĝis la nunaj Bosnio kaj Hercegovino, kie loĝis multaj islamanoj.

Ekde tiam islamo „laŭ la hanafisma rito” estas agnoskita religio. Hanafismo estas unu el la grandaj juraj skoloj de la sunaisma islamo kun adeptoj ekzemple en Turkio, Afganio, Barato kaj Ĉinio.

Ekde marto 2015 validas nova islam-leĝo en Aŭstrio. La 600 000 islamanoj havas nun pli da rajtoj. Dek islamaj festotagoj en la jaro estas nun oficialaj kaj la apartigo de religio kaj la ŝtato estas klare esprimita. Aliaj ŝtatoj ne plu rajtas sendi instruistojn de la islama religio al Aŭstrio, kion akre kritikis Turkio.

Permeso

Sed estas ankaŭ pli da devoj. Ekzemple, oni rajtas uzi la nomon de la komunumo de la islamanaj kredantoj nur kun permeso de tiu komunumo; religiaj funkciuloj devas esti eksoficigitaj, se punitaj de ŝtata juĝejo (karcera punodaŭro de pli ol unu jaro); entombigoj estas principe por ĉiam, eltombigo bezonas permeson de la religia komunumo.

En oktobro 2015 ĉiutage venis al Aŭstrio pli ol 1000 islamanaj rifuĝantoj, venantaj tra Hungario, ofte el Sirio. La plimulto pluveturas al Germanio kaj Svedio. Kelkaj restas kaj petas azilon en Aŭstrio. Se ili rajtos resti, ili profitos de la nova leĝo.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo

Komence de decembro de ĉi tiu jaro okazos kunsido de la Konferenco de la Partioj (COP21), en kiu ĉiuj landoj de la mondo devus akcepti pakton pri klimatŝanĝiĝo. La celo estas limigi la tutmondan varmiĝon de la tero ĝis 2oC kompare kun la nivelo de la antaŭindustria epoko.

Forcejaj gasoj

Ekde ĉirkaŭ 1750 p.K. homoj signife influas la klimaton tutmondan. El la bruligado de fosiliaj brulaĵoj rezultas altiĝintaj koncentriĝoj de forcejaj gasoj, inter ili karbondioksido (CO2). Ĉi tiuj forcejaj gasoj povas sorbi infraruĝan radiadon, kiu estas elsendata de la tero. Konsekvence, parto de la radiado estas sendata ree al la surfaco, kio signifas, ke parto de la varmo estas konservata. Pro tio la averaĝa temperaturo de la atmosfero kaj de la supraj 700 m de la oceano rimarkeble leviĝis. Laŭ libro aperigita en 2014, la oceano ensorbis ĉirkaŭ 93 % de la plia varmo kaŭzita de la plimultiĝo de forcejaj gasoj.

La rolo de la oceano kiel parto de la klimato estas preskaŭ ĉiam subtaksata. Pro la vasteco de la oceano kaj ties povo sorbi CO2 malaperas triono ĝis duono de la homfarita CO2. Akvo havas grandan specifan varmon, kio signifas, ke la oceano havas grandegan varmokapaciton. Pro tio, krom la homfarita CO2, ankaŭ multe da homfarita varmo malaperas en la oceanon. La oceano acidiĝas. Fakte, la averaĝa pH-valoro malpliiĝis de 8,1 ĝis 8,0 ekde la antaŭindustria epoko.

Acidiĝo

La CO2 en la aero emas al ekvilibro kun la CO2 en la supra stratumo de la oceano. Pro tio la oceano sorbas CO2. Tiu gaso estas acido en akvo, do la oceano acidiĝas. Fakte, 40-50 % de la konservado de la homkaŭzita karbono okazas en la oceano, dum la resto konserviĝas en la ter-biosfero.

Pro la varmiĝo kaj la acidiĝo de la oceanoj ekosistemoj ŝanĝiĝas. Multaj specioj malaperas, sed aliaj specioj prosperas. La rezulto estas malkresko de la biodiverseco. Ankaŭ fiŝkaptado el la oceano povas kontribui al tio. Tre konata definitiva efiko de homfarita CO2 estas la fakto, ke en la daŭro de kelkaj jarcentoj ni bruligis fosilian brulaĵon, kiu bezonis milionojn ĝis centmilionoj da jaroj por formiĝi. Ni devos atendi milionojn da jaroj, antaŭ ol signifaj kvantoj da karbono estos amasigitaj (temposkalon de pli ol 100 000 jaroj ni povas nomi „definitivaĵo”).

Sur pli mallongaj (sed ja longaj) temposkaloj kalcia karbonato estas konservata en la sedimentoj de la oceano. Kiam organismoj kun kalcikarbonataj skeletoj (kiel kokolituloj, kiuj fiksas CO2 per fotosintezo) mortas, ili subakviĝas al la profundo de la oceano. Kvankam parto solviĝas en la marakvo, alia parto iras en la sedimenton. Ĝis kiu grado kalcia karbonato solviĝas en la profunda oceano, dependas de la premo (do profundo) kaj de la pH-valoro. Ju pli da CO2 troviĝas, des pli da kalcia karbonato solviĝas.

Bufro

En partoj de Pacifiko la skeletoj tute solviĝas je granda profundo. Pro tio neniu kalcia karbonato enfosiĝas. En Atlantiko tio ne okazas: tie la kalcia karbonato atingas la profundon de la oceano. Rezulto de la enfosado de kalcia karbonato estas, ke ĝi funkcias kiel bufro kontraŭ oceanacidiĝo: pro solvado de kalcia karbonato el la sedimento malpliiĝas la CO2-koncentriĝo en la marakvo, pro kio kokolitoj solviĝos malpli rapide. Pro la acidiĝo de la oceano eblas, ke Atlantiko iĝas kiel Pacifiko: la tuta kalcia karbonato solviĝus antaŭ ol atingi la sedimenton. Rezulte malpli da karbono enfosiĝus kaj pli da CO2 pli longe restus en nia klimatsistemo. Mallonge, la aldonatan CO2 kaj la varmon sorbas la oceano, kio havas signifajn efikojn sur kaj mallongaj kaj longaj periodoj. Kelkaj efikoj estas neinversigeblaj (aŭ, pli precize, restas dum tre longega tempo en nia klimatsistemo). Plej bone estas ekstreme malpliigi la CO2-eligon, aŭ eĉ eligi negative, tiel ke la damaĝo estos limigita.

La ideo vidi la klimatsistemon kiel ne pli ol la atmosferon, kaj eventuale la teron, do malĝustas. Ĉi-jara publikaĵo montras koncize la rilaton inter la oceano kaj la klimato kaj donas konsilojn por la COP21.

Komputilsimuladoj

La rakonto ĉi tie ne estas nova. Jam en raporto el la jaro 1979 oni konsideris la efikojn de klimatŝanĝiĝo. Komputilaj simuladoj enhavis la oceanon, kompareble kun tio, kion faras klimatsciencistoj hodiaŭ, kvankam nun pli detale. La rezulto de la esploro, komisiita de la usona registaro, estis, ke pli realismaj modeloj prognozis plivarmiĝon de la tersurfaco de inter 2oC kaj 3,5oC. Tio estas pli-malpli la sama konkludo, kiel tiu de la lasta raporto de la Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo (angle: Intergovernmental Panel on Climate Change [IPCC]). Tio signifas, ke la klimatesplorado de ĉi tiu jarcento havas la saman prognozon kiel antaŭ tridek jaroj (ĉar la IPCC-raporto nur estas taksado de la koncerna scienca literaturo).

La koincido de la necertecoj rilatas al la fakto, ke ni nun havas pli da scio pri la klimatsistemo kaj ankaŭ pri ĝiaj necertecoj, sed evidentas, ke ni jam sciis la problemojn kaj jam havis la sciencan bazon. Oni eĉ povas retroiri al la fino de la 19a jarcento, kiam jam klaris, ke CO2 estas forceja gaso kaj ke nia eligado iĝos pli kaj pli amasa.

Marco VAN HULTEN
korespondanto de MONATO en Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marco van Hulten el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Litovio relas al Eŭropo

Meze de oktobro 2015 oficiale estis inaŭgurita parto de la transeŭropa fervoja linio Rail Baltica inter la pola ĉelandlima urbo Suwałki kaj la litova Kaunas. La konstrulaboroj komenciĝis en 2013 kaj kostis entute 364,5 milionojn da eŭroj, 8,6 milionojn malpli ol estis planitaj.

Tra 120 km estis konstruita nova eŭropnorma trako kaj apud ĝi estis renovigita la ekzistanta rusnorma trako. En la tuta linio estis uzitaj 233 km da novaj reloj. La eŭropnorma fervojlinio Rail Baltica kun distanco de 1065 km kunligos la baltajn landojn kaj Finnlandon kun la aliaj landoj de Eŭropa Unio (EU). Preskaŭ ĉiuj EU-landoj uzas 1435 mm larĝan ŝpuron, dum en Litovio ĝis nun oni uzis rusdimensian (1520 mm) ŝpuron. Tiu diferenco malpermesis al baltaj landoj aliĝi al la fervoja reto de EU.

Dum la solena inaŭguro, kiu okazis en la fervoja stacidomo de Kaunas, altpostenuloj de la Eŭropa Komisiono kaj de Litovio rimarkis, ke Rail Baltica estas vere grava projekto, kiu ebligos al ĉiuj baltaj landoj integriĝi al la komuna merkato de EU.

Malgraŭ tio, ke la laboroj en Litovio estas finitaj, gravaj obstakloj restas trans la limo en Pollando. Ĉi-momente ne estas klare, kiom longe povos daŭri vojaĝo inter Kaunas kaj la pola urbo Białystok, nek kiam komenciĝos regula pasaĝera ligo. La konstrulaboroj en Pollando ankoraŭ ne estas finitaj. Trajnoj inter Suwałki kaj Białystok en iuj lokoj povas veturi nur je rapideco de 30 km/h anstataŭ la meza rekomendata de 160 km/h por pasaĝeraj trajnoj. Tio signifas, ke glata fervoja kunligo inter la du najbaraj landoj ankoraŭ estas problema.

Algirdas Butkevičius, la ĉefministro de Litovio, esprimis la esperon, ke ankaŭ la polaj partneroj celos al moderna fervojlinio inter Varsovio kaj la estona ĉefurbo Talino. „Por ni estas tre grave, kune kun la partneroj en la regiono krei novan loĝistikan ĉenon, direktitan al kvalitaj servoj de pasaĝera kunligo kaj vartransportado inter la baltaj landoj, Pollando kaj ceteraj EU-anoj. Ĉiu kilometro de Rail Baltica proksimigos la baltan regionon al Eŭropo kaj EU-civitanoj ĉi tie estos pli kaj pli oftaj gastoj, kaj ankaŭ kreskos la amplekso de la vartransportado”, diris Butkevičius.

En la sekva etapo la konstrulaboroj ekde Kaunas devus moviĝi al Latvio, kie tra la latva ĉefurbo Rigo ili celos al Talino. La longeco de Rail Baltica en Litovio estas 366 km: ekde la pola ŝtatlimo ĝis Kaunas 120 km kaj de Kaunas ĝis la latva ŝtatlimo 246 km.

Rail Baltica estas parto de la internacia transporta koridoro North Sea-Baltic, kiu kunligos la landojn de Benelukso, Germanion, Pollandon kaj Litovion, kaj sekve Latvion, Estonion kaj Finnlandon.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne tiom tiranas la aŭto

Ĝis antaŭ 1990 Albanio estis verŝajne la sola ŝtato en la mondo sen privataj aŭtoj. Fakte ĉio – apartamentoj, laborejoj, kampoj, servoj – estis ŝtata.

La lando malriĉa disponis pri nur tre malmultaj veturiloj, luksaj aŭtoj por anoj de la tiel nomata politburoo aŭ pli modestaj por la ceteraj altaj funkciuloj. Ekzistis busoj, kutime malnovaj, kamionoj kaj policaj veturiloj. Ordinaruloj uzis biciklojn aŭ fojfoje motorciklojn.

Certe mi ne nostalgias pri tiu tempo kaj esperas, ke ĝi neniam revenos. Sed la aero-poluo kaŭzata de tro da veturiloj, plejparte eluzitaj kaj ofte enlanden kontraŭleĝe enportitaj, nun igis la vivon pli danĝera. Suferas la publika sano.

Urbodomo

Pro tio oni bonvenigis iniciaton limigi la nombron de aŭtoj en la centro de la ĉefurbo Tirano. Decidis la urbodomo, ke ĉiumonate, dum almenaŭ unu aŭ du dimanĉoj, ne trafikos aŭtoj en la urbocentro. La iniciato komenciĝis en oktobro.

Agrable estis vidi la placon, la grandan bulvardon kaj la ĉirkaŭaĵojn de la ĉefaj ministrejoj kaj institucioj liberaj je aŭtoj. Miloj da familianoj promenis, bicikladis, ludis, spektis teatraĵon kaj butikumis en senaŭtaj spacoj. Espereble aliaj albanaj urboj agos same.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne mortas la kimono-kulturo

Io mankas en la artikolo pri eksmodiĝo de kimonoj en Japanio (MONATO 2015/11 p. 15): la aŭtoro forgesis indiki, ke li mem kutime surmetas kimonon. Dum irana Esperanto-kongreso en Teherano Seŝimo Masaja ĉiutage surmetis kimonon kaj havis grandan sukceson, i.a. kiam li improvize kaj iranritme dancis. Ankaŭ ĉe la turo Milad, unu el la plej altaj turoj en la mondo, multaj vizitantoj volis foti lin aŭ esti fotitaj kun li, precipe dudeko da entuziasmaj studentinoj. La sukceso estis tiom granda, ke supozeble restis por li malmulte da tempo kaj energio por serene admiri la belan panoramon de la irana ĉefurbo!

Yves NICOLAS
Francio
„Mi surhavis kimonon kutime en Irano, ĉar mi volis montri la japanan kulturon”, respondis S. Masaja al MONATO. „Mi tre ĝojas, ke mia kimono kontribuis al la sukceso de la kongreso. Mi surhavas ĝin ofte, eĉ en Japanio, sed aliaj rare. La kimono estas mortanta kulturo kaj mi volas montri nian kulturon eĉ al samgeneraciuloj kaj pli junaj homoj, por ke ĝi ne mortu.”

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Nicolas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gvatkameraoj gvatataj

Hodiaŭ funkcias tri milionoj da tiel nomataj gvatkameraoj en Japanio. Kiam okazas krimo, la polico analizas la filmerojn, kio ofte ebligas kapti suspektatojn.

Ekzemple en la urbego Osako, en aŭgusto 2015, estis mortigitaj du geknaboj. La murdo ŝokis la japanojn: la viktimoj estis 12- kaj 13-jaraĝaj. Ili tranoktis en strato apud la stacidomo, kiam ilin trovis 45-jaraĝa viro. Tiu invitis la geknabojn en sian aŭton, forveturis, kaj poste ilin murdis. Gvatkameraoj registris la aŭton, kio ebligis identigi la mortiginton.

Tekniko

Jen favora efiko de gvatkameraoj. La tekniko, tamen, ne ĉion solvas. La mortigitajn geknabojn neniu plenaĝulo helpis. Kelkaj ja vidis la infanojn, sed neniu alparolis ilin aŭ vokis la policon.

Jen rezulto de socia ŝanĝo. Nuntempe oni instruas al gejunuloj: „Se nekonato vin alparolas, ne respondu. Uzu zumilon kaj forkuru.” Zumilon, porteblan alarmon, kunhavas preskaŭ ĉiu infano en japana elementa lernejo. Ĝi laŭte sonas, kiam oni puŝas la butonon aŭ tiras la laĉon.

Pro tio, ke regas suspektemo en la menso de la gejunuloj, plenkreskuloj estas fojfoje kondukataj al policejoj, pro tio, ke ili simple demandis geknabojn pri la vojo aŭ ilin salutis. En la nuna japana socio, kie eĉ bonkora alvoko ofte estas miskomprenata, „interveni” en la konduton de geknaboj postulas grandan kuraĝon.

Honto

Povas esti, ke, okaze de la du mortigitoj en Osaka, tiuj, kiuj flanke staris, neglektante meze de la nokto du infanojn, simple ne kuraĝis alproksimiĝi. Tial ili detale priskribis al ĵurnalistoj tion, kion ili vidis, tute sen honto aŭ peko-sento.

Do gvatkameraoj tre efikas postkrime, sed malofte antaŭkrime. Ili vane registris du geknabojn noktomeze vagantajn. Post la murdoj komentis profesoro: „Ni vivas en erao, kiam indiferento kontraŭ aliaj garantias senkonfliktan kaj agrablan vivon”.

Kamerao ne kapablas paroli, alvoki al minacatoj. Por preventi krimon, necesas varma homa koro.

KAWAI Yuka
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vestoj kaj investoj

En oktobro vizitis Brition la ĉina prezidanto Xi Jinping. Hazarde mi trovis min fine de la vizito en Londono. Ekster la palaco Buckingham, la rezidejo de la reĝino Elizabeta 2a, purigistoj forbalais ĉifitajn ĉinajn kaj britajn flagojn kaj surtretitajn protest-banderolojn – tiujn ne konfiskitajn de la polico – kontraŭ lezado de homaj rajtoj en Ĉinio.

Sur la trotuaro mi rimarkis paperfolion. Helpemo, verŝajne, kaj solidareco kun la purigistoj, ĉiuj el mez-eŭropaj landoj, sen kiuj Britio ne plu funkcius, pelis min ĝin preni en la manon. Imagu mian surprizon, kiam mi konstatis, ke mi tenas eltiraĵon el la reĝina taglibro.

Kutime MONATO ne aperigas tradukaĵojn. Tamen mi taksas la enhavon sufiĉe grava por rompi fundamentan principon de nia magazino. Jen, kion mi legis ...

... plene elĉerpitaj. Ni faris nian devon kaj konsentis, laŭ la ordono de la ĉina imperiestro (tiel nomis lin nia edzo, princo Filipo), ke oni nin kune fotu. Ankaŭ komunistoj bezonas monarĥojn. Esti vidata kun ni, defendanto de la kredo kristana, helpos al la diktatoro plu persekuti ĉinajn kristanojn. Jes ja, diktatoro. Kiam estis prezentata nia ĉefo de la parlamenta opozicio, ni notis, ke stumblis la interpretisto. Kredeble en la ĉina ne ekzistas vorto por „opozicio” .

Tamen ni taksu la viziton sukcesa. Almenaŭ la kronprinco Karlo bridis sian langon. Neniu menciis, ke iam, vizitinte Ĉinion, nia filo priskribis la partian hierarĥion kiel maljunajn vaksfigurojn. Kiom ni ridis ... ĝis oni priraportis en la klaĉgazetaro.

Sed ĝenas ne la fotado, ridetado, manpremado. Tial ekzistas monarĥoj en la moderna mondo (kaj pro tio ni estas malavare kompensataj, ankaŭ niaj familianoj kaj iliaj familianoj, el la publika poŝo). Ne. Ĝenas, ke nia registaro ne kontentos, ĝis ĝi estos fordoninta nian estontecon al la orientaj koloniistoj. Kia ironio: en la epoko de nia pra-pra-avino, Viktoria, estis britoj la koloniistoj. Sed nun ... ne plu. Tiel malfavore turniĝas la mondo.

Karikaturo, skurila sed trafa, en nacia gazeto perfekte kaptis la viziton. Jen Xi kaj lia edzino, kies neprononceblan nomon mi jam forgesis, enirontaj sian aviadilon antaŭ ol hejmeniri. En sia mano portas Xi vestaĵojn ... sed jen antaŭ la aviadilo, adiaŭante, staras Filipo kaj ni, kaj tiu bubo Cameron, la ĉefministro, kaj lia kompano Osborne, la ministro pri financaj fiaskoj, pardonu, aferoj ... ĉiuj senvestaj. Nu, bone, videblas nur la dorsoj, la pugoj, do ne tiom privataj partoj ... tamen ... apenaŭ decas. Aliflanke ni ne povis ne rideti: la ĉinoj, modernaj vikingoj, nin nudigis, hejmenportante invitojn konstrui atomcentralojn, fervojojn kaj dio-scias-kion alian, kion ĝis antaŭ nelonge niaj subuloj perfekte kapablis fari kaj eĉ vendis kontraŭ grandaj profitoj al duonsovaĝa kaj dankema mondo.

Flanke: ni demandas nin, ĉu la ĉina gazetaro kuraĝus montri nuda – eĉ nur puge – la diktatoron. Ni povas imagi, ke redaktoroj estus tuj enkarcerigitaj. Nu, ideo ne malaprobinda. Ni proponos al Cameron. Ĉinio ne tiom kritikendas, kiom tiuj hom-rajtuloj – silentigitaj dum la vizito en nia insulo de libera esprimado – volas kredigi.

Ni perdas nian fadenon. Ho, jes. Cameron. Bubo ... ĉefministro. Tiu, kies partio plejparte abomenas ĉion eŭropunian, sed nun bonvenigas ĉinojn kaj ĵetas al ili promesojn kaj pundojn por investi en Brition. Kia humiligo. Ĉio ĉi en la sama semajno, kiam estas anoncita la kolapso de la brita ŝtal-industrio, kun dio-scias-kiom da perdotaj laborpostenoj, kaŭzita laŭdire de malmultekosta, malbonkvalita ŝtalo enportita el Ĉinio.

Ĉion ĉi aranĝas nia registaro en nia nomo. Nu, kiam ni fariĝis reĝino, antaŭ 63 jaroj, ni heredis tronon de prestiĝa, potenca lando, kun imperio, sed nun ...

Jen ĉio. Ŝokite, kaj kiel lojala subulo, mi donis la folion al palaca gvardiano, ke tiu tuj reportu al la reĝino. „Ĉu vi legis?” demandis la ulo, fingrumante sian pafilon. „Ho, ne,” mi mensogis. „Mi estas esperantisto. Kiu ĉiam diras la veron.”

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Terpomoj gravedaj

Antaŭ 50 jaroj la terpomo grave kontribuis al la familia nutrado en Eŭropo postmilita. Tiam oni ne akiris ĝin en supervendejo, sed aĉetis ĝin ĉe kamparano en pezaj sakoj. Prefere tiu kamparano estu parenco, kiu donis la kvanton kontraŭ kunlaboro en la familia bieno.

Kiam post ŝparema vintro la ĉiam ankoraŭ konsiderinda resto ŝrumpis kaj la fruktoj en la malhela kelo premis siajn ŝosojn ne en esperigan grundon, sed vane en la obtuzan aeron de la sentera senluma kelokavo, iu devis senŝosigi la bulojn por posta uzado.

Estis mi, kiu devis disdividi la ŝose interkroĉiĝintajn terpomojn kaj forŝiri la longajn, aĉajn, araneokrur-similajn elkreskaĵojn. Okazis tio en la kele situanta breta kuba ujo, kiun mia patro fervore iam kunmartelis. Tiu laŭplane funkcius nur kiel kuŝejo de sanaj glataj terpomoj, sed ne por plusa peza moviĝanta prizorganto de kadukiĝintaj fruktoj.

Mi dum tagoj engrimpis tiun ujon kaj forigis la ŝosojn, ja multe pli preferante mian modestan laborlokon en nia kuireja angulo por lerni latinajn aŭ grekajn malregulajn verbojn. Kaj tiel okazis dum jardeko.

Intertempe mi liberiĝis de la devenfamiliaj devoj. Tamen restis la daŭra zorgo pri la bazaj vivrimedoj aktualaj, inter ili nelaste terpomaj. Kaj tiujn mi ne rigore aĉetas en superbazaro aŭ ĉe bienegoj, sed vidas, kiom tiuj kamparanaj fabrikistoj lasas perdiĝi surkampe en nia frukte dorlotata regiono („Palatinato, la ĝardeno de Germanio”: vidu artikolon pri tio en MONATO 2010/02. „Terpomoj reenterigataj”)

Tion mi ne eltenas, mi, kiu kiel knabo dum kristanaj kampoprocesioj preĝis frumatene kontraŭ damaĝaj veteroj kaj por bona rikolto. Nun mi foje „savas” la fruktojn postlasitajn surkampe kontraŭ perdiĝo.

Por la bieneguloj ne plu valoras tien sendi siajn polajn kaj rumanajn „sklavojn”, ĉar jen la prezo de la varo sinkis, jen la grundo pro la pezaj maŝinoj fariĝis tro densa, tro ŝlima, kaj ne redonas senpene la fruktojn.

Nu, ankaŭ post 50 jaroj la terpomoj ne ĉesas elpuŝi ŝosojn, kaj tute ne en malhela kelo, kvankam tie ja prefere. Fine de la vintra sezono, preskaŭ jam somere, mi glatigas la lastajn terpomojn, kiuj denove provis plukreski per ŝosoj.

Sed la unuan fojon en mia terpomologia vivo mi povis observi, ke tiuj terpomoj ne nur produktas ŝosojn kele, sed ankaŭ junajn idojn, terpomajn infanojn. Terpomoj probable estas senkonsciaj kaj nur obeas al la instinktoj, al la strukturaj leĝoj metitaj en ilin.

Ili ne scias, ke ne estas ŝanco por transvivi en obtuza kelo. Tamen ili, kontraŭ ĉiu racio, elpuŝas ŝosojn kaj eĉ generas idojn.

Franz-Georg RÖSSLER
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Slovakio neinteresa por rifuĝintoj

Dankante sinjoron Takasi Isikawa pro lia artikolo Statistikoj pensigaj (MONATO 2015/10, p. 15), mi volas aldoni, ke Slovakio havas inter la membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio la plej rigoran azilpolitikon.

Laŭ la lastaj oficialaj indikoj de la slovaka ministrejo pri internaj aferoj, ekde la estiĝo de Slovakio (en 1993 ĝis majo 2015) petis azilon en Slovakio 58 100 personoj, sed akiris ĝin 651 (ĉirkaŭ 1,12 %). En 2014 petis enirpermeson en Slovakion 331 rifuĝintoj, precipe el Afganio, Irako, Ĉinio, Vjetnamio kaj Turkio; azilon akiris nur 14.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07