• monato201412
  • monato201411
  • monato201410
  • monato20140809
  • monato201407
  • monato201406
  • monato201405
  • monato201404
  • monato201403
  • monato201402
  • monato201401
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2014

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2014. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2014 en la dosierformoj PDF kaj ePub.




Aktuale

Anoncetoj

Arto

Diskoj

Ekonomio

El mia vidpunkto

El miaj vidpunktoj

Eseoj

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna vivo

Noveloj

Politiko

Rakontoj

Scienco

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Fiksdataj mondeponoj

La rento de la fiksdataj mondeponoj ĉe Flandra Esperanto-Ligo, populare nomataj „verdaj kontoj”, ekde la 1a de januaro 2015 estos 0,8 %. Pli da informoj pri tiuj deponoj troviĝas en la retpaĝo www.esperanto.be/fel/fin/verdakon.php.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Retbutiko renovigita

Retbutiko.be donas al vi multe pli da serĉ-ebloj ol antaŭe. Vi povas tuj serĉi el la adres-trabo de via foliumilo (Firefox, Chrome, Explorer, Safari ktp). Ekzemple tajpinte retbutiko.be/trovu/Steele vi tuj trovos ĉiujn verkojn de Trevor Steele, tajpinte retbutiko.be/trovu/politiko vi trovos ĉiajn verkojn pri politiko, aŭ post tajpado de retbutiko.be/trovu/internacia vi trovos ĉiujn verkojn kun la vorto „internacia” en la titolo. Elprovu tuj kiel facila tio estas!


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Senpagaj libroj por bibliotekoj

Senpagaj libroj por bibliotekoj: Ĉu tiuj 4 libroj de la grava filozofo Omraam Mikhaël Aïvanhov, tradukitaj de Claude Piron, jam staras en la biblioteko de via e-grupo? Vizitu www.prosveta.com N° 204: La jogo de nutrado (Gravas ne kion sed kiel ni manĝas), 208: Sub la signo de la Kolombo: paco regu (Vera paco komenciĝas nur kiam ni instalis ĝin ene de ni mem), 214: Espero por la mondo (Kiel plibonigi la rilatojn inter viro kaj virino), 227: Oraj reguloj por la vivo ĉiutaga (Kapabli transformi okazaĵon, anstataŭ pasive travivi ĝin suferante). Se ne, la Fondumo PADME sendos ilin senpage. Skribu al Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Pully, Svislando, aŭ: nancy.fontannaz@gmail.com kiu transdonos la petojn.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel tajpi Esperanton

Kiel tajpi Esperanton ĉe komputilo aŭ poŝtelefono. Por metodoj taŭgaj por diversaj komputiloj, poŝtelefonoj ktp, legu la retpaĝojn ĉe eo.esperanto.org.nz. La informo tie estas ĝisdatigata de tempo al tempo. Ankaŭ kiel instali esperantlingvan komputilon kaj pri agado en Nov-Zelando.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Arkeologia parko Karnunto

En la antikva epoko Karnunto (latine Carnuntum) estis la plej grava romia fortikaĵo ĉe la panonia limo laŭlonge de Danubo. Hodiaŭ sur ĝia tereno troviĝas arkeologia parko, kiu estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj apud Vieno. La parko situas je 42 km oriente de la aŭstra ĉefurbo, inter la komunumoj Petronell-Carnuntum kaj Bad Deutsch-Altenburg (Malsupra Aŭstrio). Ĉiujare ĝi allogas multajn turistojn.

Ankoraŭ en la jaro 6 post Kristo Karnunto estis menciita kiel loko de fortikigita vintra militkampadejo de romianoj sur la suda bordo de Danubo. Fondis ĝin la posta romia imperiestro Tiberio. Ĉirkaŭ la jaro 40 oni starigis ĉi tie legian kampadejon kaj fondis civilan urbon. Post la jaro 106 Karnunto fariĝis la ĉefurbo de la provinco Supra Panonio kaj kun siaj 100 000 loĝantoj ĝi estis la plej grava romia urbo sur la teritorio de la hodiaŭa Aŭstrio. Ĉirkaŭ la jaro 400 oni detruis ĝin.

Nuntempe la arkeologia parko Karnunto estas grava allogaĵo por vizitantoj. Ĝi ĉarmas per unikaj antikvaj arkitekturaĵoj kaj rekonstruaĵoj, per ekscitaj kaj viglaj gvidadoj, pompaj trezoroj kaj spektaklaj romiaj festoj. La parko ampleksas tri partojn: la liberaera muzeo Petronell, la pagana pordego kaj la muzeo pri Karnunto.

La liberaera muzeo Petronell situas sur la tereno de la antikva urbo. Krom ruinoj el la romia epoko ĝi prezentas lastatempe ankaŭ rekonstruaĵon de malnovromiaj loĝdomo, domo de komercisto kaj termofonta banejo.

La loĝdomo estas rekonstruo de antikva konstruaĵo, situanta meze de la urbo kaj ĉirkaŭita de vivoplenaj stratoj. La domo certe estus proprietaĵo de riĉa urbano. Pri tio atestas almenaŭ la arkeologiaj trovaĵoj. Helpe de ili oni restarigis pompajn murpentraĵojn, grandajn ĉambrojn, aranĝitajn per altkvalitaj mebloj, kaj faris belegajn plankojn. Vizito al la loĝdomo donas unikan eblon ekkoni la vivon de supra romia socitavolo en la tempo, kiam Karnunto estis urbo de granda signifo.

En la jaro 2006 oni malfermis la domon de tuk-komercisto Lucio. Lia nomo estis skribita sur ŝtono, kiun oni trovis dum prifosoj. Ĝi identigas iun Lucius Maticeus Clemens kiel domposedanton, kiu profesie estis eble tukproduktisto. Pri tio atestas la endoma laborejo, ekipita kiel vendejo. La fakuloj partoprenantaj en la rekonstruo demonstris surloke la prilaboron de unuopaj konstrumaterialoj (ŝtono, ligno, stukaĵo) konforme al la antikva tradicio.

La rekonstruado de romia varmfonta banejo progresas kaj donas ideon pri la impona grandeco kaj arkitektura beleco de banejo. Alte elstarantaj rondarkaj fenestroj kaj kolona halo en la enireja parto plivalorigas la arkitekturan ensemblon. Sur areo de 1600 m2 oni starigis ĉirkaŭ 9000 m2 da ŝtonmasonaĵo laŭ antikva konstrutekniko. Paralele al la pretigo de la eksteraĵo oni intense laboras por la starigo de hejtsistemoj kaj interna aranĝo por fari la banejon tia, kia ĝi devus esti: unika baninstalaĵo.

La simbolo de Karnunto estas la 12 m alta Pagana pordego – monumento, kiu estis konstruita omaĝe al la imperiestro Konstancio la Dua. Hodiaŭ ĝi estas konsiderata kiel la plej elstara romia arkitekturaĵo de Aŭstrio kaj emblemo de la arkeologia parko Karnunto. La pordego troviĝas je 2 km for de la liberaera muzeo sudokcidente. Situanta ekster la remparo de civila urbo, la monumenta konstruo atestas pri la pompo kaj regpovo de la romia imperiestro. De la iama pompkonstruo staras hodiaŭ nur la pordegarko. Plej novaj trovaĵoj pruvas, ke komence estis fostokonstruaĵo kun kvar enirejoj, kiun oni konstruis en la jaroj 354-361.

La muzeo pri Karnunto kun siaj 3000 ekspoziciaĵoj estas la plej granda romia muzeo de Aŭstrio. Konstruita en la stilo de malnovromia somera vilao ĝi estas konsiderata kiel vera trezorejo.

La arkeologia parko estas ankaŭ elstara kuliso por ekscitaj romiaj festoj. En prezentaĵoj sub la devizo „Pano kaj ludoj” elpaŝas legianoj en brilaj kirasoj, sorĉaj hetajroj, romiaj metiistoj kaj komercistoj. Aldone al tio oni servas per altkvalitaj delikataĵoj, pretigitajn laŭ tradiciaj priskriboj. Kaj en la amfiteatro okazas gladiatoraj konkursoj kun originalaj armiloj laŭ antikva modelo. En la jaro 2006 oni festis la 2000-jaran jubileon de Karnunto.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mirakloj

Bailenambeann [baljenamjaun] estas mezgranda kampara urbo en Irlando. Tie mi loĝas kun mia kara edzino Hortensia Kvinke. Unu el la multaj amikinoj de ŝi estas iomete timiga sinjorino nomata Feileastram Murphy. (La gaela vorto Feileastram signifas „irido”, kiu laŭ PIV estas nomo de „staŭdoj kun plejofte glavoformaj folioj, kun rizomo vertikala aŭ bulboforma, kaj kun grandaj, tre okulfrapaj [...] floroj” – ne tute maltrafa priskribo de la menciita amikino de Hortensia. Tamen tiu fakto havas neniun rektan rilaton al ĉi tiu kroniko.)

La sinjorino Feileastram Murphy ne plu estas la eleganta juna flegistino, kiu iam laboris en nia loka malsanulejo, kaj dumtempe en diversaj hospitaloj en la orientaj landoj de la Profeto. Antaŭ longe ŝi emeritiĝis kaj nun estas sufiĉe aĝa. Ŝi povas rakonti pri multaj interesaj epizodoj el sia eventriĉa kariero. Tion ŝi faras kun humuro, sed ankaŭ kun certa glava akreco, ĉar ŝi ne toleras la stultaĵojn de malpli inteligentaj personoj.

En la hodiaŭa Irlando loĝas homoj de eksterlanda deveno, kiuj praktikas malsamajn religiojn, aŭ kiuj havas neniun religian kredon. Tamen, ĝi ankoraŭ estas precipe katolika lando. Plie, ĝi estas lando, kie de temp' al tempo okazas mirakloj. Cinikuloj asertas, ke kredo je mirakloj estas antikva superstiĉo. Laŭ ili, tiaĵo simple ne okazas. Ili estas iluzioj de simplaj mensoj kaj trompoj fare de malhonestuloj. Pli moderaj homoj akceptas, ke la sanktaj skribaĵoj enhavas rakontojn pri mirakloj, sed aldonas, ke la epoko de mirakloj finiĝis kun la forpaso de la apostoloj kaj la antikvaj sanktuloj.

Malgraŭ tiaj asertoj, ĉiujare miloj kaj miloj da irlandanoj faras pilgrimon al Lurdo, Fatimo kaj aliaj sanktejoj. Precipe popularaj inter malsanuloj estas la pilgrimejoj, kie, laŭraporte, aperis la Sankta Virgulino de la Senpeka Koncipiteco. Kompreneble, ne ĉiuj, kiuj deziras serĉi sanon en tiaj ekzotaj lokoj, povos tien vojaĝi, sed feliĉe, pli proksime al ties hejmo, estas la sanktejo Knock (Cnoc Mhuire en la irlanda lingvo) en la okcidentirlanda graflando Mayo, kie en la jaro 1879, dek kvin vilaĝanoj vidis figurojn de la Sankta Virgulino, Sankta Jozefo kaj Sankta Johano la Evangeliisto, sur la gabla muro de la paroĥa preĝejo. (Kiel ili kapablis rekoni kaj distingi la tri sanktulojn, estas neklare, sed neniu rajtas dubi pri ilia sincereco.)

Sed nun ni revenu al niaj ŝafoj, kiel kutimas diri niaj francaj amikoj. La ŝafoj en tiu kazo estas Hortensia kaj ŝia amikino la flegistino Feileastram Murphy. La estimataj legantoj eble scias, ke ĝis antaŭ nur malmulte da jardekoj, tuberkulozo estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de malsano kaj morto en la Verda Insulo. Suferantoj de tiu grava morbo estis internigitaj – kelkfoje dum jaroj, en sanatorioj, kiuj abundis en la lando. Ĉar efikaj kuraciloj kontraŭ tuberkulozo tiam ne estis konataj, preskaŭ la sola rimedo por mildigi ĝiajn simptomojn konsistis el freŝa aero. Ĝenerale la sanatorioj estas unuetaĝaj konstruaĵoj kun longaj malfermitaj verandoj. Ĉiutage, dum preskribita tempo, la pacientoj, varme vestitaj kaj ŝirmitaj per lankovriloj, devis kuŝi ekstere, sur litoj aŭ brankardoj. Tiuj, kiuj ne mortis, sed montris signojn de resaniĝo, progresis etape: unue, oni povis ellitiĝi kaj sidi sur apudlita seĝo; due, oni rajtis iom piediri ene de la ĉambro aŭ en la koridoroj; trie oni rajtis vesti sin kaj promeni en la ĉirkaŭa tereno aŭ ĝardeno de la malsanulejo. Feliĉuloj, kiuj atingis la kvaran kaj lastan etapon kaj montris signojn de vera resaniĝo, rajtis hejmeniri.

Unu el la pacientoj en la sanatorio, kie laste deĵoris Feileastram Murphy, estis iu sinjoro, kies nomo estis Aloisius O'Grady. Li estis eta viro, ĉiam bone prizorgata, kombita, razita, kaj de digna aspekto. Venis la ĝoja tago, kiam li decidis, ke li sentas sin sufiĉe vigla por promeni ekstere, do li vestis sin per sia dimanĉa kompleto, siaj plej pimpa ĉapelo, palto, kaproledaj gantoj, kaj nigraj ŝuoj, prenis sian kanan promenbastonon, kaj paŝis al la elirejo, kie li estis haltigita de severa vira asistanto, kiu baris al li la vojon. „Ne, sinjoro O'Grady!”, deklaris la gardisto. „Hodiaŭ vi iros kun la grupo, kiu veturos al Knock.”

„Do, bone”, respondis la bona Aloisius. „Mi estas tute preta.” „Ne”, obĵetis la servisto, konsultante liston de nomoj, kiun li tenis en la mano. „Vi devas kuŝi kaj esti portata sur brankardo. Sur la listo vi aperas kiel brankarda paciento.”

„Stultaĵo!” kriis O'Grady. „Vi vidis, ke mi ne bezonas kuŝi. Mi iros sur miaj propraj piedoj al la veturilo. Mi fajfos pri via brankardo.” La asistanto insistis: „Laŭ la reguloj, vi devas iri sur la brankardo, aŭ vi restos ĉi tie kaj rezignos pri la pilgrimado.”

Eble mi devas klarigi, ke estis kutime dumsomere aranĝi, ke pacientoj el sanatorioj kaj malsanulejoj, kiuj ne estis tro feblaj por esti transportataj, vojaĝu al sanktejo, kie oni faradis preĝojn por kuracado kaj dia graco. Por la piuloj tio estis vera spirita pilgrimo, sed plifrivoluloj traktis ĝin kiel gajan ekskurson kaj bonvenan interrompon de la monotona hospitala rutino. Provizinte sin per boteloj da biero kaj sandviĉoj, tiuj friponoj ĝojigis la vojaĝon per drinkado, kantoj kaj ŝercoj. Kaj inter sanaj anoj de la sekulara publiko, kaj ne tro malsanaj gajuloj, tiaj okazoj estis ĉiama preteksto por craic (irlanda esprimo por festo kaj gaja kunestado).

Ĉiaokaze, nia bona Aloisius kunvojaĝis surbrankarde al la Knock-sanktejo. Alveninte tie, la brankardoj kaj rulseĝoj de la pacientoj estis vicigitaj antaŭ la altaro en la baziliko, kaj komenciĝis la diservo, dum kiu la pastroj preĝis por la kuraco de la malsanuloj kaj beno por la ĝeneralaj ĉeestantoj. Ĉiuj atendis pacience kaj esperplene. Kelkaj, kiuj ne trovis lokon en la baziliko, kaj devis atendi ekstere, eĉ asertis, ke ili rimarkis misteran movadon de la suno.

La diservo daŭris pli kaj pli longe, kaj Aloisius komencis tediĝi. Liaj kruroj rigidiĝis pro la iom malkomforta veturado dum kuŝado sur malmola brankardo. Li sentis bezonon malstreĉi la membrojn, do li prenis sian bastonon, kiu akompanis lin sur la brankardo, kaj ekstaris antaŭ la ekstaza kongregacio. „Eh! Miraklo!” kriegis la ĉeestantoj. „Gloro al Dio! Gloro al Jesuo! Gloro al Nia Sinjorino!”

Aloisius ignoris la entuziasman reagon de la kongregacio. Li urĝe bezonis urini. Li eliris el la preĝejo kaj tuj direktis siajn paŝojn al la plej proksima trinkejo. Post vizito al la tiea necesejo, kiu malpezigis lian vezikon, li proksimiĝis al la verŝejo, kaj replenigis ĝin per kelkaj pajntoj da bona irlanda portero, kaj por kontentigi sian malsatan stomakon li mendis grandan sandviĉon de bruna pano kun sangkolbaso kaj lardo. Vere, li sentis sin renovigita, vigla kaj sana. Kiu povus aserti, ke tio ne estis reala miraklo?

Kiel trafe komentis mia kara Hortensia – Benata la popolo, kiu loĝas en lando, kie tiaĵoj povas okazi!

Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sonorila aŭguro - Rememoriga plendletero

Nekredeble!!! ... Post tiom longe kiel kvin jardekoj, ankoraŭ nestas profunde enradikiĝintaj en mia memoro tiuj voluptaj momentoj de ni ambaŭ junaĝe travivataj, kaŝe for de scivolaj rigardoj. Ĉar tiutempe ni loĝis kune kun familianoj en la sama domo, ne eblis niaplaĉe ami nin kaj libere ... revi! Tamen, tiuj kvazaŭ sekretaj rilatoj, kvankam rapidflugaj kaj tial neniam ĝisfine sukcesintaj, estis ja plezurigaj kaj paradokse spicaj ĝuste pro nia timo esti surprizitaj de tieuloj.

Pli ol ĉio, mi neniam kapablis forgesi tiun unuan fojon, kiam post enlitiĝo de la aliaj domanoj ni sidis ĉe la kuireja manĝotablo, kaj sur ĝi ekludis per mankaptado de glitanta vitra globeto. Sub la plato de tiu kruda meblo niaj genuoj kolizietis, sed ne kverelis; male ili rifuzis malapogiĝi unu de la alia, forte algluiĝintaj kiel niaj rigardoj.

Bedaŭrinde hontotimo pezis sur nin, kvazaŭ ni estus farintaj ian abomenindaĵon. Sed tiu momento miaflanke signifis seriozgravan prologon de eblonta geedziĝo inter ni. Tamen, kaŭze de via tiama devontigo al stranga fianĉiniĝo per korespondado kun alilanda ulo, mi ne ĝustatempe plenesprimis mian sintenon tiurilate.

Similaj teneraj okazaĵoj ripetiĝis plurfoje, ĝis ...

... Ĝis iutage mi kuraĝis inviti vin malŝlosi viaflanke la trairpordon inter niaj du apudaj dormoĉambroj, kaj vi ... senhezite konsentis – ĉu vi forgesis? Mi ne! ...

– Malvarmega estis tiu vintra nokto, dum mi pacience atendis enlitiĝon de ĉiuj aliaj kaj postan silentiĝon en la loĝejo. Intertempe mi intime certiĝis, ke mi devus nepre deteni min de iu ajn kompromita ago endanĝerigonta vian virinan honoron, cele senmakulan geedziĝon.

Kiel eble plej malbrue mi sukcesis forŝovi mian vestoŝrankon de antaŭ la komuna trairejo; mia mano samzorge turnis la klinkon de la pordo, kaj ĝin antaŭenpuŝis kvazaŭ ŝtelisto surprizonta trankvilan loĝanton. Piedpinte mi paŝis al la lito, kie via jam varmiĝinta korpo bonvenigis la mian; vi mem levetis la kovrilojn ...

– Ĉu vi ankoraŭ memoras? – Sub mia aldona pezo la litorisortoj plendis laŭte, admonante nin al plia singardemo pri silento.

Hastema mi ne volis montri min, ĉar momento tia postulis unikan amoran ceremonion longdaŭre ĝuindan.

Mi ĉirkaŭprenis vin, kaj tuj sentis viajn plaĉvarmajn manojn transkuri mian dorson. Niaj lipoj baraktis unuj serĉe de la aliaj por sin premi, komence hezite, poste pli kaj pli vigle ĝis preskaŭ sufokiĝo. Ekde tiam mia buŝo ne plu sukcesis bremsi ekscitiĝon, kaj vulturavide sin ĵetis al viaj plenesprimaj okuloj ekstaze rigardantaj min. Do mi delikate ĝuadis la veluran mildecon de viaj palpebroj instinkte fermiĝintaj kiel protektiloj antaŭ tro arda elspiro mia. Viajn vangojn miaj kisoj ne ŝparis, kaj tuj poste ili glitumis trans vian kolon survoje al la ŝultroj kaj apuda brusto. Atende de mia malbutonumado de la embarasa mamzono la du tieaj vulkanformaj reliefoj ekvibris erupciontaj.

Niaj neregeblaj movoj forpuŝis la litotolaĵon, tiel malkovrante du allogajn avenuojn laŭdirekte al la mistera profunda vivestiganta fonto. Via silkeca haŭto ilin pavimis de la genuoj ĝis la koksoj, provokante pludaŭran karesadon ankaŭ tie. Detenante min de ia ajn avidimpeto, iom post iom, nehaste, kiel en ceremonia kulto – ĉu vi tiam rimarkis tion? - mi kliniĝis sur ilin por ...

Ging ... gang!!! ... giling ... gilang!!!

Krudabrupte la ŝtuparporda sonorilo kriegis je tiu malĝusta horo.

– Kial?! ...

Alarmo inundis la tutan loĝejon, ĉiuj ellitiĝis ankoraŭ dormemaj, neatendite dronintaj en ektimon kaj maltrankvilon; ĝenerala konfuzo ekestis. Prudento devigis min leviĝi kaj rapide reiri en mian ĉambron, ĉar ĉe ties alia pordo, alira al la cetero de la domo, iu jam estis frapanta.

Tiele oni ĉesigis niajn amorrevojn.

– Kial?! ...

Nur eraran premadon de la sonorilbutono fare de ebriiĝinta najbaro ... – oni poste sciigis.

– Ĉu? ...

Alia simila amora oportuno ne okazis, kaj neklarigeble vi intertempe, sen ia ajn averto, eliris el la domo. Oni poste klaĉis al mi, ke vi mem volas plenumi antaŭsignon de aŭguristo de vi konsultita: fari longan vojaĝon al fora lando por edziniĝi kun nekonato duoble pli aĝa ol vi, sed ekonomie komfortodona ...

Malespero mia! ...

– Kial?! ...

Kial?! ...

Kial?! ...

Kial?! ...

Kial?! ...

Eriko NAVARO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eriko Navaro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jerusalemo apud Rejno

Kiel konate, Jerusalemo, la prikantata „alte konstruita urbo”, situas sur montara kresto en la lando juda kaj influas religiojn kaj politikojn jam tra jarmiloj. Malpli konata estas la fakto, ke mezepoke ekzistis kvazaŭ ĝemela tereno nomata „Jerusalemo apud Rejno”, ja nur cent metrojn super la marnivelo, sed tamen kun konsiderinda influo religia, kultura kaj politika.

Temas pri la tri urboj Mainz, Worms kaj Speyer [majnc, vorms, ŝpajer]. Tie ekestis antaŭ mil jaroj vigla, floranta juda vivo. Famaj kleruloj instruis. Estiĝis la plej gravaj talmudoskoloj de la okcidento. „De niaj instruistoj en Magenza, Warmaisa kaj Schpira (tiaj estis la nomoj en la judaj skribaĵoj) eliris la doktrino por la tuta Israelo kaj transen de ĝi.” Tiel laŭdis rabeno en la vera Jerusalemo la apudrejnajn klerulojn.

Germanaj piuloj

En la 11a-13a jarcentoj ties tri judaj komunumoj intense interagadis, fariĝante modelo por la tuta Rejnlando. Ili kreis regulojn por la socia, ekonomia kaj religia vivo, same kiel por la kontakto kun kristanoj. Laŭ la hebreaj inicialoj de la urboj, nome ŝchin por Schpira, vav (= u) por Warmaisa kaj mem por Magenza, ili kune formis la akronimon „ŜUM”, por esprimi la proksimecon kaj la interrilaton.

Dum preskaŭ kvincent jaroj la doktrinoj de tiu ĉi trifolio formis la kredon, la moralon kaj la riton, fariĝinte la lulilo de la aŝkenaza branĉo de la judismo. Krome tie ekĝermis la eŭropa juda mistikismo en la movado Ĥassidej Aŝkenaz („Germanaj piuloj”).

Fabelo

Laŭ la aktualaj scioj estas aldoneble, ke jam ekde la romia tempo judoj loĝis apud Rejno aŭ frekventis la ĉirkaŭaĵon, kaj kontribuis tie al la publika vivo pli frue ol al kristanismo. Ekestis jena legendo inter la judaro de Worms pri multe pli frua ekloĝado tiuregione: judoj jam longe antaŭ Jesuo loĝis apudrejne en Worms. Kiam Ezra post la reveno el la babilona kaptiteco invitis ĉiujn eksterlandajn judojn rekolektiĝi en aŭ ĉirkaŭ Jerusalemo, ili rifuzis reveni argumente, ke ili „jam trovis apud Rejno novan Jerusalemon”. Bela fabelo, sed certe kiel en Kolonjo, la plej frue dokumentita juda komunumo en Germanio, vivis judoj ankaŭ en la ŜUM-urboj jam en la 4a jarcento.

Bonaj kontaktoj

El la fruaj jarcentoj ne ekzistas raportoj pri persekutado ktp. En la mezepoko la kristana plimulto el la lokanaro pli kaj pli vidis ne nur unuopajn judojn apud si, sed familiarojn, kiuj ekloĝis en urboj, ofte eĉ favorate de la regantoj/episkopoj, kiuj aprezis – kaj bezonis – la kapablojn de la judaj grupoj. Tiam estis periodoj kun bonaj kontaktoj inter kristanoj kaj judoj. Tamen ofte la judoj renkontis malamon pro religiaj kaj ekonomiaj kialoj, aparte dum la krucmilitoj, dum epidemioj kaj dum fazoj de kristana fundamentismo. Tial tiutempe la juda kulturo fojfoje devis sperti kruelajn persekutojn ĝis la plena ekstermo.

Sed komence, ekde la deka jarcento, la dokumentita regiona juda vivo ekĝermis el francaj kaj italaj enmigrintoj kaj evoluis al centro de juda eruditeco. En Mainz, unu el la plej gravaj urboj de la regno, Gerŝom bar Jehuda (960-1040), naskiĝinta en Metz, konata kiel „Lumo de la ekzilo / Meor haGolah”, pasigis grandan parton de sia vivo kiel rabeno kaj klerulo. Li adaptis la orientdevenan judismon al la okcidentaj bezonoj kaj multe influis la estiĝon de specifa juda kulturo en la germanaj judaj komunumoj.

Malgranda Jerusalemo

En Worms, renoma kiel la „malgranda Jerusalemo”, vivis Ŝlomo ben Isaak, kiu studis dum la jaroj 1055-1065 en la urbo. Li estas konata, studata kaj honorigata ĝis hodiaŭ sub la nomo Raŝi, aparte pro siaj komentoj de la torao kaj talmudo. La judan Worms oni hodiaŭ vizitas aparte pro ĝia granda juda tombejo, la „Sankta Sablo”, la plej malnova postrestinta tombejo (el 1034) en Eŭropo. La judan „danco- kaj nupto-domon” – „Raŝi-domon”, la urbo renovigis cele al arkivo, muzeo, ekspoziciejo.

En 1084 la episkopo de Speyer, Rüdiger Huzmann, invitis judojn minacatajn de persekutoj en Mainz, ekloĝi en Speyer. Li klarigis la inviton per la deklaro, ke la ĉeesto de judoj „miloble grandigas la renomon de la urbo”. Li atribuis al ili per dokumento nekutimajn privilegiojn, ekzemple rajtojn kaj protektadon. La imperiestro Henriko la 4a (tiu, kiu pente iris al Kanoso) en 1090 konfirmis kaj ampleksigis ilin. Tamen en 1090 krucmilitistoj detruis la sinagogon kaj 11 homoj mortis. La aliaj povis saviĝi helpe de la episkopo Johano.

En 1104 oni konstruis novan sinagogon, cetere pere de konstruistoj de la katedralo de Speyer. La mikve (juda banejo) el la 12a jarcento konserviĝis kiel la plej antikva tia konstruaĵo norde de Alpoj. La klerajn rabenojn de la urbo oni konas kaj honoras sub la nocio „La saĝuloj de Speyer”.

Reviviĝo

Post la mezepokaj gloro kaj pereo de la ŜUM-komunumoj okazis pluraj sukcesaj provoj revenigi judan vivon en la regionon. Tamen ĉio finiĝis dum la nazia regado de la lando. Daŭris jardekojn, sed nun en ĉiuj ŜUM-urboj denove aperas juda kulturo. Ĉiu komunumo havas ree sian sinagogon kaj kontribuas vigle al la loka kulturo. La urboj mem klopodas esti kune agnoskataj kiel „monda heredaĵo”.

Estos la propra forto de la judaj komunumoj kaj la paca, plene norma kaj normala kunvivado kun autoĥtonaj kristanoj same kiel kun iu ajn kunloĝanto, kio garantios novan kaj daŭran pluekzistadon. Eble iam denove oni honorige parolos pri reviviĝinta „Jerusalemo apud Rejno”.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tange-kange

Okulfrapa varbado en la ĉefa korto de la viena Muzea Kvartalo: cento da gravedaj virinoj kaj patrinoj kun etaj infanoj gimnastikas „kange” antaŭ publiko kaj radioraportistoj.

Kang-trejnadon por virinoj antaŭ kaj post la nasko enkondukis Nicole Pascher [nikól paŝa]. Naskita en Vieno, ŝi eklernis dancadon kiel naŭjara knabino kaj nun instruas kang-gimnastikon. La nomon „kanga” ŝi pruntis de tiu de tuko, kiun afrikaj patrinoj uzas por porti infanetojn.

Infanvilaĝoj

Samtempe oni varbis por SOS-infanvilaĝoj, kiujn iniciatis la aŭstro Hermann Gmeiner [herman gmajna] por milit-orfoj post la dua mondmilito. Tie infanoj senfamiliaj povas evolui kvazaŭ ĉe normala familio.

Hodiaŭ ekzistas infanvilaĝoj en 131 landoj. Dum la kang-tago eblis kontraŭ unu eŭro patroni infanon.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝatata celo

Monto Kalva (Kahlenberg) en la nordo de Vieno estas ŝatata celo de migrademuloj. Sed la nomo trompas: tiu monto estas kovrita de arbaregoj, kaj inter ili situas ripozigaj grandaj herbejoj.

Sur la Elisabeth-herbejo eblas nun ekzerci sin pri nova sportspeco en la Arbara Ŝnurega Parko. Post pago de la kotizo plenkreskuloj kaj infanoj estas informataj pri la uzo de la sekurigaj instalaĵoj. Poste ĉiu povas – unuope aŭ grupe – trapasi unu el la kvar itineroj, kelke da metroj super la grundo inter arboj, laŭ ŝnuregoj, ŝnuregaj pontoj kaj ŝanceliĝemaj retoj. Koloraj tabuletoj indikas, ĉu la vojo estas malfacila aŭ ne, ĉu ĝi taŭgas por etuloj aŭ por pli aĝaj personoj. Entute estas 135 ekzercejoj. Eblas grimpi 20 metrojn alten kaj vidi la arbaron el nova vidpunkto. Oni ĉiam povas interrompi la ekzercadon kaj atingi firman teron, se oni timas.

Informoj ĉe www.waldseilpark-kahlenberg.at. Veturebleco: buso 38A (ĝis Elisabethwiese). Parkejoj proksimas.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elegante ellevante

Okazis dum la malferma ceremonio de ekspozicio en protestanta preĝejo en Speyer, Germanio, ke lernantoj de sociaj profesioj prezentis sian omaĝon al la tri abrahamidaj religioj, nome po unu tendon kun portalo en karakteriza stilo: katedralturo kun vitralo por la kristanoj, minareto kun lunduono por la islamanoj kaj sinagogofronto kun menorao (7-branĉa kandelabro) por la judoj. Kiel kutime dum tiaj solenaĵoj, oni regalis per loka palatinata vino. Sed kion proponi kiel bakaĵon?

Oni trovis tre konvenan solvon. Kongruis al la temo de la ekspozicio ne la tradiciaj urbaj krakenoj, sed la orienta maco, „plata kuko el nefermentigita pasto, kiun la hebreoj manĝas dum la paska tempo” (NPIV). Aldoniĝis amaraj herboj, kiuj memorigu la dian popolon pri la sklava servado en Egiptio. Informe oni skribis, ke tian panon Jesuo manĝis jerusaleme en sia lasta manĝo.

Sed kiel nomi ĝin? Al ekspozicio, kiu egale traktas la tri religiojn, ne konvenus nomi ĝin maco laŭ la judoj, nek hostia speco laŭ la kristanoj, nek arabstila frandaĵo laŭ la islamanoj. Nu, la organizantoj evitis inventi neŭtralan nocion, skribis nur la prezon. Sed ili volis almenaŭ indiki la devenlokon. Sed tio tamen kreus la samajn problemojn. Ĉu laŭe „Sankta lando”, Israelo, Palestino? Kutime germanaj protestantoj ĝis nun inklinis al la argumentoj de la palestinanoj, ĉu pro la judofobia konduto de Luther, ĉu pro la sanktalandaj aktivecoj de la samreligia imperiestro Vilhelmo la 2a. Sed tiuvespere ne estus praktike, montri tiun poraraban simpation vidalvide al judoj kaj aliaj kristanoj.

Levanto

La junaj socilaboristoj pruvis, ke ili bone lernis el la historio. Ne plu kristana dominado, ne porjuda kompenso post la kruelaĵoj, ne afableco al islamo, kiu laŭ iama federacia prezidanto „ankaŭ estas parto de Germanio”. Ĉu ekzistas vorto, kiu evitas montradon de prefero, neŭtrale kaj samrange traktante la partiojn? NPIV prezentas radikon kun indiko (ark.), kiu nuntempe ankaŭ en aliaj lingvoj arkaikiĝis: Laŭ la itala en Eŭropo oni nomis la orientan bordon de Mediteraneo Levante. Trafa esprimo, ĉar laŭ la okcidenta rigardo tie leviĝas la suno. Aparte tiun vorton oni reenkondukis por la priparolata okazo. La maco simple ne plu estu paska manĝaĵo de piaj judoj, kia ekzemple Jesuo estis, sed transsubstanciĝis al „tipa manĝaĵo el Levanto”. Tiel elegante oni gardis sian politikan/religian ĝustecon. Kaj tiel revenas almenaŭ unu malnoviĝinta vorto en la aktualan uzon, antaŭvideble plu konstante, ĉar ofte okazas nun kompareblaj eventoj.

Ex oriente lux” – „El Levanto lumo”? Ĉu tia egaliga konduto vere pruvas profundan iluminiĝon aŭ nur supraĵan modernemon, tion montros la estonteco.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bektaŝismo plu vivas

Bektaŝanoj konsistigas unu el la kvar ĉefaj religioj de Albanio: katolikoj, ortodoksuloj, islamanoj kaj bektaŝanoj. La monda centro de tiuj ĉi troviĝas en la albana ĉefurbo Tirano.

La fondinto de tiu islama sekto, Haĝi Bektaŝ, en la 13a jarcento sendis sian disĉiplon Sari Saltik al sud-orienta Eŭropo kaj Albanio. Helpe de li estis konstruitaj la plej praaj tekeoj, la bektaŝanaj preĝejoj.

Sen patrujo

En la fundamento de bektaŝismo estas la ideoj pri justeco kaj egaleco, toleremo, harmonio kaj kunlaboremo kun ĉiuj religiaj institucioj. Ĝia devizo estas „Sen patrujo ne ekzistas religio”. Historie bektaŝanoj estis notinde kontribuintaj al la albana renesanco kaj kulturo, same en ĝia sendependiĝo.

Dum la jaroj 30 de la 20a jarcento kvarono de la tuta albana loĝantaro estis bektaŝana.

De Ankaro al Tirano

En la jaro 1913 en la monda centro de la bektaŝana komunumo, tiutempe en Turkio, kiel ĉefavo nomumiĝis Sali Niazi Dede, albandevena. Li gvidis la komunumon ĝis la 25a de novembro 1925, kiam la nacia asembleo turka decidis pri la fermo de la tekeoj kaj la monda centro en Ankaro. Tiam, rezulte de intertraktadoj de Sali Niazi Dede kun la reĝo Zog la 1a de Albanio dum la jaroj 1926-28, oni decidis establi la mondan centron en Albanio, aŭguste de 1930.

La antaŭa sidejo en Turkio, en Haĝi Bektaŝ, restis kiel muzeo kaj pilgrimejo, kie ĉiun aŭguston ariĝas multaj religiuloj.

La bektaŝanoj agadas kiel organizita religia komunumo, nepolitika kaj neŝtata.

Persekuto

La ĉefavejo bektaŝana funkciis ankaŭ dum la dua mondmilito. La ĉefavo Dede Ahmeti, postmilite, partoprenis en kelkaj packonferencoj riĉigante sian institucion per plia dimensio. De la jaro 1967 ĝis 1990, kiel ĉiuj religiaj institucioj, ankaŭ bektaŝanoj estis malpermesitaj kaj persekutataj de la komunisma reĝimo, kiu siaflanke, per konstitucio, deklaris sin ateisma.

Dume, bektaŝismo daŭre funkciis en Usono, kie la albana ĉefavo sindonema kaj erudiciulo sankta, patro Redĝep, ĝuis ankaŭ institucian helpon de la registaro usona, kiu aprezis la kulturajn valorojn. Bektaŝanoj agadis senĉese en Kosovo, Makedonio kaj aliloke, ĝis la 22a de marto 1990, kiam ili estis finfine reviviĝintaj en Albanio, okaze de la Tago de Nevruzo. Unuafoje en la solenaĵo partoprenis ankaŭ Patrino Tereza, notinde kontribuinta al la restariĝo de la monda ĉefavejo en Tirano.

Nuntempe la monda bektaŝana ĉefavejo estas jura persono surbaze de la internacia juro kaj de la konstitucia leĝo de la albana ŝtato.

Laŭ kelkaj donitaĵoj, oni taksas, ke ekzistas ĉirkaŭ 7 milionoj da bektaŝanoj enmonde (proksima kaj fora oriento, norda Afriko kaj Balkanio). En Albanio oni taksas ĝiajn adeptojn je ĉirkaŭ 100 000.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cirko populariĝas

La interesiĝo pri cirko kiel hobio kreskas en Finnlando. Geknaboj, gejunuloj kaj plenkreskuloj aliĝas al cirko-kluboj en diversaj urboj. Ili lernas ne nur akrobatikon kaj klaŭnadon, sed ankaŭ kunlaboradon, respondecon kaj mensan ekvilibron.

En la klubo ne gravas ilia aĝo, sekso, eksteraĵo aŭ loĝloko. Kore bonvenigante ankaŭ enmigrintojn, la kluboj strebas al multkultureco, egaleco kaj diverseco. La klubanoj lernas krei amuzajn kaj belaspektajn scenojn kaj programerojn, kie kuniĝas ĉiam pli malfaciliĝantaj movoj kun ĉarmaj vestoj kaj kongruaj koloroj kaj muziko. Ili fiere invitas siajn gepatrojn kaj parencojn por vidi la rezultojn. Kompreneble la enirbiletoj kostas iom da mono.

La Cirko-Asocio de Finnlando organizas la trejnadon, tendarojn kaj festivalojn. El sia „ilarobanko” ĝi pruntas laŭeble ilojn por la trejnado kaj prezentoj. La cirko-kluboj jam havas 6000 membrojn.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro

En 1546 la sveda reĝo Gustav Vasa dispoziciis, ke la fiŝkaptista vilaĝo Ekenäs [ekenes] sur la suda marbordo de nuna Finnlando estu nomata urbo. Tiutempe la marbordo kaj Finnlando estis parto de lia reĝlando. En Ekenäs ankaŭ nun 82 % de la loĝantaro parolas svede.

Ekster tiu regiono la finna nomo Tammisaari estas pli konata. La reĝo Gustav Vasa siatempe volis defii la prosperan hanso-urbon Reval, nuntempe Talino (estone Tallinn) kaj rivali kun ĝi. Centon da kilometroj oriente li fondis alian urbon sur la sama marbordo, nome Helsinkon (sveda nomo Helsingfors), kiu poste fariĝis la nuna finna ĉefurbo. Ĝi kreskis, sed Ekenäs kreis ĉarmon el sia malgrandeco en speciale homa skalo.

Anemonoj

Ekenäs/Tammisaari ne plu ekzistas kiel urbo. En 2009 ĝi unuiĝis kun 7 aliaj komunumoj, ekhavante novan nomon Raseborg/Raasepori. La blazono kaj flago de Raasepori montras ok blankajn anemonojn sur verda fono. Bluaj, blankaj kaj flavaj anemonoj, violaj koridaloj, flavaj gageoj kaj fikarioj maje buntigas la grundon de boskoj. Nemalproksime situas la arbara kafejo Gullö, en kies florbedoj miloj da diversaj narcisoj malfermiĝas meze de majo. La klimato tie estas pli favora ol aliloke en Finnlando, kie printempo kaj somero komenciĝas pli malfrue. Maje en Laponio oni ankoraŭ skias. Ornitologoj kaj hobiuloj sur la marbordo de Tammisaari binokle observas la migrobirdojn tien flugantajn. Aŭtune venadas serĉantoj de fungoj kaj beroj.

En la malnovaj kvartaloj de Tammisaari loĝas nur kvincento da homoj. La domoj estas lignaj, malaltaj, ruĝaj aŭ flavaj, kun larĝaj kortoj kaj ĝardenoj. La modeloj de la tabultegaĵo kaj fenestroj malkaŝas la konstrutempon. Ili situas malalte, oni povas enrigardi. Kvar fenestrovitroj – 18a jarcento, ses vitroj – 19a jarcento, trivitraj T-formaj fenestroj – 20a jc, fenestroj kun multaj vitroj supre – Secesio. Kvankam la domoj aspektas kiel antaŭ 200-300 jaroj, la loĝantoj en ili rajtis instali la modernajn komfortaĵojn, sen ŝanĝi la eksteron. La kvartaloj havas nomojn de fiŝoj: koregono, salmo, ezoko. Stratoj nomiĝas laŭ la metiistoj, kiuj tie iam laboris. Tial oni trovas stratojn de gantisto, kombilfaristo, linteksisto, ĉapelfaristo. Laŭ la Reĝa Strato nun pasumas turistoj kaj butikumantoj gapvagantaj.

Insuloj

De la altaĵeto de la preĝejo milde serpentumetas neasfaltitaj vojetoj almaren. Sur la marbordo la tero leviĝas de la maro 4 mm ĉiujare, t.e. po 40 cm je cent jaroj. Dum jarcentoj aperis miloj da insuloj, la haveno malprofundiĝis kaj devis esti translokita pli foren. Nun de la bordo oni ŝipas dudekon da kilometroj antaŭ ol vidi marvastaĵon. Sur la insuloj konstruiĝis feriodomoj de maramantoj kaj heredintoj de fiŝkaptistaj familioj. Ne plu multaj homoj vivtenas sin per fiŝkaptado, sed ĝi estas grava ŝatokupo same kiel velado kaj motorboatado.

Daŭre alloga

En Tammisaari turistojn allogas somermezaj festoj kun stangoj, ornamitaj per florkronoj, mezepoka, aŭtuna kaj Kristnaska foiro, someraj koncertoj kaj teatraĵoj. En 2013 estas prezentata „Mio, mia filo” de la sveda verkistino Astrid Lindgren, kiu aperis ankaŭ en Esperanto. Krome viziteblas muzeo, en kiu kelkaj ĉambroj estas dediĉitaj al la pentristino Helen Schjerfbeck (1862-1946). Apude troveblas golfejo, la restaŭrita fortikaĵo Raasepori de la 14a jarcento kaj aliaj vidindaĵoj. En la apuda nacia parko Ramsholmen oni povas piedpromeni, sed ne aŭti, konatiĝante kun plantoj, kiuj ne kreskas norde en Finnlando. Tammisaari/Ekenäs daŭre vivas kaj allogas, kvankam la planoj de sveda reĝo Gustav Vasa ne tute realiĝis.

Saliko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skandinava veksilologio

Laŭ difino en La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „veksilologio” estas flagoscienco, se uzi la terminon „scienco” en pli ĝenerala senco. La nomo devenas de la latina vorto „vexillum”, kiu signifas „flago”. (Se oni volas esti iom pedanta, veksilologio estas pli studado ol scienco, sed tio ne estas la celo de tiu ĉi artikolo.)

La tiel nomata Fédération internationale des associations vexillologiques (Internacia Federacio de Veksilologiaj Asocioj) unuigas diversajn landajn kaj regionajn flagosciencajn societojn de la tuta mondo. Ĝi inkludas la skandinavan flagosciencan societon.

Skandinava kruco

Unike inter la ŝtatoj de la mondo la skandinavaj landoj decidis adopti la saman formon por siaj flagoj, nome tiun de la „skandinava kruco”. Ĝi estas uzata en ĉiuj oficialaj flagoj de Nordio, escepte de la samea, kaj en la flagoj de kelkaj regionoj historie ligitaj kun Skandinavio.

Kompreneble, pluraj landoj havas flagojn kun similaj simboloj: aglo, stelo, krono ktp, sed escepte de tiu aspekto ili estas malsamaj.

Verŝajne la lastaj regionoj, kiuj decidis krei flagon kun la skandinava kruco, estis la Ŝetlanda Insularo kaj la Orkadaj Insuloj, nun politike parto de Skotlando, sed ĝis la 15a jarcento sub la okupado de norvegaj koloniantoj. (La ŝetlanda flago portas la samajn kolorojn kiel la skota nacia flago – blanka kruco sur blua fono, sed anstataŭ la diagonala andrea kruco de Skotlando ĝi havas la vertikaligitan skandinavan.) Pro siaj ligoj kun Skandinavio precipe la ŝetlandanoj estas tre konsciaj kaj fieraj pri sia historia nordia fono, kvankam ili ne plu parolas sian antikvan nornan (norenan) idiomon, la ŝetlanda dialekto konservas ankoraŭ kelkajn restaĵojn de la norna en la vortaro kaj prononco, precipe sur la insuleto Fair Isle [fejr ajl]. (Kio okazos al Ŝetlando, se la Skota Nacia Partio sukcesos akiri sendependecon en venonta referendumo, estas neklare.)

Por eĉ pli emfazi sian rilaton kun Skandinavio, la ŝetlandanoj adoptis blazonon, kiu inkluzivas vikingan velŝipon kaj – en la antikva norena lingvo – la devizon „Leĝoj landon prosperigas”, citaĵon el la Sagao de Njal, verko elstare esperantigita de Baldur Ragnarsson (Stafeto n-ro 27, eldonita de FEL). Pri la orkada flago la situacio ŝajnas esti malpli klara. Mi trovis du malsimilajn versiojn de la orkada flago, kio faras la impreson – almenaŭ al mi – ke la orkadanoj ankoraŭ ne findecidis, kiu estu la oficiala.

Kristana kruco

La skandinava kruco estas priskribita kiel kristana kruco vertikaligita, kun la plej granda krucero (trabo) iranta dekstren. Do, la vertikala trabo sur skandinavaj flagoj neniam estas centra. La unua skandinava lando, kiu ekuzis tiun desegnon, estis Danio, kies flago konsistas el simpla blanka kruco sur ruĝa fono. La danoj nomas sian flagon „Dannebrog”, kaj ĝi estas la bazo por ĉiuj aliaj nordiaj flagoj, kiuj kutime estas pli malsimplaj kaj havas pli da koloroj ol la dana. La sveda kaj la ŝetlanda tamen estas nur dukoloraj. Parenteze, ankaŭ Finnlando havas la skandinavan krucon sur sia flago (bluan krucon sur blanka fono), kvankam la plimulto de la finnoj ne devenas de skandinava etno.

Evidente rememoroj pri la vikinga heredaĵo restas vivantaj kaj viglaj inter la nordiaj popoloj.

Veksilologio estas interesa kampo de studado, el kiu povas formiĝi fascina hobio. Ne malmulte da homoj eĉ perlaboras sian panon per desegnado kaj fabrikado de naciaj, regionaj, societaj, klubaj kaj sportaj flagoj.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ilona

Viktor ofte sonĝis unu saman sonĝon. Kompreneble ne ĉiun semajnon, sed du aŭ tri fojojn monate, aŭ po ses monatojn foje. Matene, kiam li vekiĝis, li estis feliĉa, ke li spertis tiun ĉi sonĝon. Li certis, ke post ĉi sonĝo io bona okazos al li. Li stariĝis de la lito ridante kaj sciis, ke la tago estos hela kaj neordinara. Kompreneble nenio neordinara okazis, sed Viktor estis ĝoja, ke denove li sonĝis sian ŝatatan sonĝon. Iam li forgesis pri la sonĝo, sed pasis tempo, kaj denove li sonĝis ĝin.

La sonĝo komenciĝis rutine. Unue Viktor vidis ŝin en grandega nekonata stacidomo, kie estis multaj homoj, kiuj verŝajne veturos aŭ alvenis. Viktor vagis en la stacidomo tien kaj reen, kvazaŭ li serĉus iun. En la unua momento li ne sciis, kiun ĝuste li serĉas, sed poste rememoris, ke li serĉas knabinon, ne tre altan, kun nigra jupo kaj nigra mantelo, tre mallonga, simila al jako. La knabino havis nigran hararon, kaj ŝiaj okuloj brilis kiel kaŝtanoj.

Viktor vagis inter la homoj, inter valizoj kaj sakoj, kaj serĉis la knabinon. Li ne sciis ŝian nomon, nek de kie ŝi estas, nek kial ŝi troviĝas en la stacidomo, sed li certis, ke ŝi estas ie ĉi tie, inter la multaj homoj, kaj neatendite, subite li vidos ŝin en la tumulto, kaj tuj li rekonos ŝin. Li nepre trovos ŝin. Li bone sciis tion kaj daŭre serĉis ŝin.

Viktor vekiĝis, ne trovinte la knabinon, sed li estis ĝoja kaj kontenta, ke denove li sonĝis tiun ĉi sonĝon kaj denove en la sonĝo li serĉis la neordinaran belan kaj enigman knabinon en la nekonata kaj brua stacidomo.

Viktor tre bone sciis, kial li sonĝas tiun ĉi sonĝon. Li ne bezonis deĉifri ĝin kaj ne demandis sin, kion sugestas al li la sonĝo. La sonĝo nur memorigis al Viktor okazintaĵon de antaŭ tre longa tempo, kiam li estis studento, dum la foraj jaroj de la juneco, plenaj je aventuroj. Tiam Viktor ludis gitaron en studenta ĵazbando, kaj en junio la bando devis partopreni en muzikfestivalo en la urbo Berlino, Germanio. La bando forveturis, sed Viktor devis veturi du tagojn pli malfrue, ĉar li havis ekzamenon en la universitato.

Tiam, antaŭ jaroj, oni kutime veturis per vagonaro. Nur la homoj, kiuj havis pli da mono, povis permesi al si veturi per aviadilo, sed la studentoj veturis per vagonaro.

La veturado komenciĝis bone. En la Sofia stacidomo Viktor eniris en la vagonaron, trovis la kupeon, en kiu estis lia rezervita loko, sidiĝis kaj komencis trafoliumi iun ĵurnalon. Lia pakaĵo ne estis granda: nur valizo kaj gitaro.

La vagonaro devis trapasi Rumanion, Hungarion, Ĉeĥion. En Rumanio pluraj homoj veturis per tiu ĉi vagonaro. En la kupeo oni parolis diversajn lingvojn: bulgare, rumane, hungare. Viktor sidis en la angulo, ĉe la fenestro, kaj silentis. De la longa veturado li estis laca, kaj antaŭ Budapeŝto li nesenteble ekdormis. Verŝajne lia dormo estis profunda, ĉar li eksentis, ke iu forte skuas lian ŝultron kaj provas veki lin. Viktor malfermis la okulojn kaj vidis viron en uniformo. La viro diris ion al li en nekonata kaj nekomprenebla lingvo. Post kelkaj sekundoj Viktor divenis, ke la viro estas konduktoro, kiu parolas hungare kaj verŝajne petas de li la veturbileton por kontrolo. Viktor prenis la jakon, kiu pendis sur la hoko, kaj enigis manon en la poŝon por elpreni la bileton, sed tuj li stuporiĝis, sentante glacian ŝviton. La poŝo estis malplena, kaj la bileto ne estis en ĝi. Mankis la vojaĝpasporto kaj la monujo. Viktor saltis ekscitita kaj detale traserĉis ĉiujn poŝojn de la jako, sed ili estis tute malplenaj. Li restis staranta en la kupeo, senmova, kvazaŭ fulmo estus trafinta lin. Li rigardis al la pakaĵbreto kaj konsternite rimarkis, ke lia valizo kaj gitaro same mankas. Per freneza rigardo li ĉirkaŭrigardis. En la kupeo sidis nur viro kaj virino. Viktor memoris, ke antaŭ lia ekdormo en la kupeo estis du junuloj, kiuj verŝajne delonge forlasis la vagonaron kun liaj valizo kaj gitaro kaj ĉio, kio estis en liaj poŝoj.

Per gestoj kaj per mienoj Viktor provis klarigi al la hungara konduktoro, ke oni prirabis lin kaj nun li havas nek bileton, nek pasporton, nek monon. La konduktoro verŝajne bone komprenis lin de liaj tragikaj mienoj, gestoj kaj larmoplenaj okuloj. La konduktoro klarigis al Viktor, ke li devas eltrajniĝi ĉe la Budapeŝta stacidomo kaj tie iel trovi solvon de la problemo, ĉar sen bileto kaj sen pasporto li ne povas daŭrigi la veturadon al Germanio. Tio estis la sola eblo.

Terurita, senespera kaj kolera Viktor desupris ĉe la Budapeŝta stacidomo kaj restis sur la kajo, ĝis la vagonaro ekiris kaj malaperis en la foro. Estis la deka horo vespere kaj Viktor ne sciis kion fari. Por li la hungara lingvo sonis kiel nekomprenebla kaj mistera magiparolo. Al neniu li povis klarigi, kiu li estas kaj kio okazis al li. Neniu povis kompreni lin. De la stacidoma laŭtparolilo melodia ina voĉo konstante informis la vojaĝantojn, kiu vagonaro ekveturas kaj kien kaj kiu vagonaro alvenas kaj de kie, sed Viktor eĉ vorton ne komprenis. Unuan fojon en sia vivo li estis en Hungario, en Budapeŝto, kaj ĝis nun li eĉ ne interesiĝis, ĉu en Budapeŝto estas bulgara ambasado, kie ĝi estas kaj kiel li povas trovi ĝin por aranĝi sian revenon al Bulgario.

Li staris sur la kajo, gapante al la reloj, kiuj brilis kiel senfinaj gitaraj kordoj. Ĉio, kion li imagis kaj revis pri la ĵazfestivalo en Berlino, subite ruiniĝis, ekkrevis kiel sapa veziko. Jam estis klare, ke li vidos nek Germanion, nek Berlinon, sed ankoraŭ li ne sciis, kiel li sukcesos reveni en Bulgarion. Li sentis sin kvazaŭ en dezerto, kaj verŝajne li povus pli facile eliri el sabla dezerto ol el tiu ĉi grandega Budapeŝta stacidomo.

Li estis ĉagrenita, ke oni prirabis lin. Li restis sen mono, sen pasporto, sed pli forte doloris lin la ŝtelo de la gitaro. Ĝi estis nova, elektra, multekosta gitaro el Britio. Lia patro tre malfacile sukcesis aĉeti ĝin. Similaj gitaroj ne estis aĉeteblaj en Bulgario. Lia patro petis sian amikon, kiu estis diplomato en Britio, kaj li tie aĉetis ĝin. Por Viktor la gitaro estis kiel viva estaĵo, pli kara ol frato aŭ fratino. Li tre ŝatis ĝin, kaj nun li suferis pri ĝi kiel pri la perdo de proksima homo. Li neniam plu vidos sian gitaron, kaj neniam plu li havos alian tian gitaron.

La kajo iĝis senhoma, Viktor devis eniri la atendejon de la stacidomo kaj atendi tie ĝis mateno. Li provis trankviligi sin per la vortoj, ke la mateno estos pli prudenta ol la nokto, sed li tute ne certis, ke tiu ĉi proverbo helpos lin. Li eniris la grandegan atendejon kaj sidiĝis sur unu el la benkoj. En la atendejo videblis multe da homoj. En la angulo kuŝis kelkaj gejunuloj sur gumaj matracoj. Eble estis junulara grupo, kiu devis atendi frumatenan vagonaron. Viktor sidis sur la malmola ligna benko kaj gapis sencele. La montriloj de la granda murhorloĝo apenaŭ moviĝis. Viktor jam estis malsata kaj dormema. Eble tiu ĉi nokto estos por li senfina. Li rimarkis, ke kontraŭ li sur la benko sidas junulino, eble du aŭ tri jarojn pli aĝa ol li. Ŝi havis nigran hararon kaj brilajn okulojn. Ŝi sidis sola, kaj por Viktor ne estis malfacile konjekti, ke ŝi estas el tiuj virinoj, kiuj diskrete promenas en la stacidomoj kaj serĉas virojn por unu nokto. Li provis ne rigardi ŝin, por ke ŝi ne opiniu, ke li deziras utiligi ŝiajn servojn.

Ŝi ne estis tre bela, sed ŝiaj ĉarmaj okuloj forte allogis. Eble ŝi estis dudekdu- aŭ dudektri-jara kun sukoplenaj lipoj, similaj al ĉerizoj, kaj ŝi havis delikatajn brovojn, kaj en ŝiaj malhelaj okuloj ludis pasiaj briloj. Ŝiaj vestoj aspektis modestaj kaj ordinaraj. Verŝajne ŝi estis tiel vestita, por ke ŝi ne diferencu de aliaj junulinoj. Ŝi surhavis nigran jupon, helbluan bluzon kaj nigran mantelon, kiu ne estis butonumita. Sub la bluzo ŝiaj mamoj aspektis malmolaj kiel maturaj persikoj. Ŝia kolo estis blanka kiel lakto. Viktor provis ne rigardi ŝin, tamen de tempo al tempo li rapide alrigardis ŝin. La junulino sidis sur la benko kaj ŝajnigis, ke ŝi ne rimarkas la homojn ĉirkaŭ si, sed foje-foje ŝi ekridetis al iu el la viroj, kiuj pasis preter ŝi. Viktor opiniis, ke ŝi ne rimarkas lin, sed subite li kvazaŭ rigidiĝis. La junulino ekstaris de la benko kaj proksimiĝis al li, ridante afable. La junulino sidiĝis ĉe Viktor kaj diris al li “Saluton” angle. Viktor provis germanlingve klarigi al ŝi, ke li ne bezonas virinon. Poste li diris, ke li estas bulgaro kaj ne parolas hungare. Je lia granda surprizo la junulino respondis al li germane:

„Jes, mi vidas, ke vi estas fremdlandano, tamen mi ne supozis, ke vi estas bulgaro. Neniam mi parolis kun bulgaro. Kial vi estas ĉi tie, en la stacidomo nokte?”

Viktor klarigis al ŝi, ke li estas studento kaj veturis al Germanio, sed en la vagonaro oni prirabis lin kaj nun li estas sen mono, sen pasporto, sen valizo kaj gitaro. Nun li atendas la tagiĝon, kaj li provos trovi la bulgaran ambasadon. Ŝajne ŝi bone komprenis lin, tamen ne dank' al lia fuŝa germana lingvo, sed de liaj kompatindaj mienoj kaj aspekto.

„Ne maltrankviliĝu”, diris ŝi gaje. „Ĉio estos en ordo. Mi helpos vin. Kiam tagiĝos, mi akompanos vin al la bulgara ambasado.”

„Ĉu vi helpos min?” demandis Viktor embarasite, kaj tuj li konstatis, ke la demando eksonis tre stulte.

„Kial ne? Iu devas helpi vin. Sola vi ne povas orientiĝi en Budapeŝto. La urbo estas granda.”

Tion ŝi diris tiel firme, ke Viktor nenion povis aldoni.

„Eble vi estas malsata?” demandis ŝi.

„Ne”, respondis Viktor rapide, kvankam li vere estis tre malsata.

„Kial ne? Vi sidas ĉi tie kiel ŝtonigita jam pli ol unu horon kaj duonon. Dum tiu ĉi tempo mi certe mortus pro malsato. Venu kun mi.”

Ŝi stariĝis kaj kaptis lian manon. Viktor eksentis ŝian molan varman manplaton, kaj lia koro ektremis pro emocio. Nevole li ekdeziris pli forte teni ŝian manon. Li alrigardis ŝiajn fingrojn. Ili estis longaj, maldikaj kaj fajnecaj kiel fingroj de violonludistino. Sur ŝiaj etaj ungoj estis perlamotkolora lako. Ŝi gvidis lin al alia flanko de la atendejo. Ili haltis antaŭ kiosko, kaj ŝi mendis sandviĉon kun senalkohola trinkaĵo. Viktor vere estis tre malsata kaj tuj komencis manĝi la sandviĉon. Ŝi rigardis lin manĝi, kaj verŝajne kaŝe ŝi ridetis al li.

„Kiel vi nomiĝas?” demandis ŝi.

„Viktor. Kaj vi?”

„Ilona.”

Eble ŝia nomo ne estis Ilona, tamen por Viktor tute egalis, ĉu ŝi nomiĝas Ilona aŭ iel alie.

„Ĉu vi deziras trarigardi la noktan Budapeŝton?” demandis Ilona.

Dum sekundoj Viktor hezitis, sed li pripensis, ke nenio pli malagrabla povas okazi al li ol tio, kio okazis en la vagonaro. Li havis nek pasporton, nek monon. Oni povis nenion plu ŝteli de li. Dum tiu ĉi tago al li okazis sufiĉe da malbonaĵoj, kaj eble nenio pli malbona okazos. Li scivolis, kion montros al li Ilona.

„Jes”, respondis Viktor.

Ŝi denove manprenis lin, kaj ili ekiris al la elirejo de la stacidomo. Eble li ne havos alian eblon trarigardi Budapeŝton, meditis Viktor. Verŝajne Ilona decidis ĉi nokton ne serĉi virojn, sed dediĉi ĝin al li, kaj Viktor ne povis klarigi al si mem tiun ĉi ŝian subitan decidon, sed iam homaj agoj estas strangaj kaj nekompreneblaj. Ofte en la homaj agoj ne estas logiko kaj konsekvenco. Vane oni serĉas logikan klarigon kaj provas diveni, kial la homoj agas tiel aŭ alie.

La nokta Budapeŝto estis fabela. Kiam ili eliris el la stacidomo, Viktor kvazaŭ enpaŝis en alian miraklan mondon. La larĝaj kaj senhomaj stratoj estis forte lumigitaj. La konstruaĵoj, silentaj kaj imponaj, similis al kasteloj, ornamitaj per skulptaĵoj. La domoj estis diversaj laŭ la arkitekturo, kvar- aŭ kvin-etaĝaj, belaspektaj. Man-en-mane Ilona kaj Viktor iris al Danubo. Ili haltis ĉe la bordo. La granda rivero fluis malrapide. En la nokta mallumo ĝi similis al glata veluro, kaj en ĝi respeguliĝis la lumoj de la urbo. La pontoj pendis kiel girlandoj. Ilona kaj Viktor ekstaris ĉe granda ponto kun du ŝtonaj leonoj.

„Tiu ĉi estas la ĉena ponto”, diris Ilona.

Sur la alia bordo videblis monteto, sur kiu estis blankaj turoj, same bone lumigitaj. Ĉio estis fabela. Al Viktor ŝajnis, ke li promenadas en la plej bela urbo de la mondo. Li forgesis la prirabon, la timon kaj la maltrankvilon. Ĉe li staris nekonata bela junulino, kiu donacis al li karan travivaĵon. En si mem Viktor ripetis ŝian neordinaran nomon „Ilona, Ilona”.

Ili transpasis la ponton kaj ekiris sur la alia bordo, de kie komenciĝis la monteto. Kvazaŭ nur ili estus en la granda, silenta kaj dormanta urbo. Ili iris supren al la pinto de la monteto, kaj Viktor jam deziris, ke tiu ĉi nokto ne finiĝu, ke la suno ne aperu kaj li restu kun Ilona por ĉiam. Li deziris daŭre senti ŝian molan varman manplaton, ŝiajn longajn tenerajn fingrojn. De tempo al tempo ŝi klarigis al li germane, kie ili estas, kiel nomiĝas la konstruaĵoj, preter kiuj ili pasas, sed li ne aŭskultis ŝin. Pli grave estis, ke ŝi iras apud li kaj li aŭdas ŝian melodian karan voĉon. Ili ekiris sur pado inter altaj arboj al la pinto de la monteto, al la blankaj turoj. Kiam ili ekstaris sur la turoj, komencis tagiĝi. Estis iom malvarme de la matena vento. Oriente la horizonto iĝis rozkolora. La suno malrapide leviĝis kaj lumigis ilin, starantajn sur la blankaj turoj. De tie bone videblis preskaŭ la tuta urbo. Sur la alia bordo de Danubo estis majesta konstruaĵo, kaj Ilona diris:

„Tio estas la parlamentejo.”

Iom malantaŭ ĝi estis la kupolo de granda katedralo.

„Tio estas la baziliko ‚Sankta Stefano’.”

Ili ekiris al la urbo.

„Ni iru al la bulgara ambasado”, diris Ilona.

Viktor iris malrapide. Li sciis, ke tiuj ĉi estas la lastaj minutoj kun Ilona. Neniam plu li vidos ŝin.

Antaŭ la ambasado ili disiĝis. Estis superflue demandi ŝin pri ŝia adreso. Certe ŝi ne diros ĝin aŭ eble afable evitos la demandon.

Multaj jaroj pasis de tiam. Matene, kiam Viktor vekiĝis post la bela sonĝo, li ne deziris kalkuli, antaŭ kiom da jaroj li renkontis Ilonan. Li daŭre serĉis ŝin en la sonĝoj, kaj ĉiam ŝajnis al li, ke, se li iros denove al Budapeŝto, li trovos ŝin tie, en la atendejo de la stacidomo sur la sama benko, kie la unuan fojon li vidis ŝin, kiam li estis studento.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Perfidita popolo

Ĉiutage ni spektas morton de popolo kaj de ĝia lingvo. Pli ĝuste: ni eĉ ne spektas, tio okazas silente, for de l’ okuloj, for de la koro. Maljunulino sen idaro eligas sian lastan spiron, kun la lasta vorto. Eble tiu fenomeno okazis ĉiam: postmilitaj masakroj fare de venkintoj, pesto, kiu falĉas tutajn popolojn, geologiaj transformoj de vastaj globregionoj, kiuj enterigas tutajn popolojn.

Genocido subtila

La aŭstralia historiisto Trevor Steele rakontas pri genocido multe pli subtila, okazigata sub la ŝildo de boncela ago. Britoj invadas Tasmanion (Van-Dimen-landon), klopodas tie setliĝi kaj lokas tien punkolonion; ili trovas surloke indiĝenojn, kun kiuj ili devas konfrontiĝi. La vivo de la indiĝenoj havas aliajn parametrojn: ili ne konceptas la grundon kiel varon ekspluatindan, ili vivas nomade sur tereno multe pli vasta ol necesus al ili por vivi, se ili kultivus ĝin intense kiel blankuloj farus. Tamen ankaŭ la vivo de la indiĝenoj ne fluas tute trankvile, sendepende de la blankrasaj invadantoj: oftas bataloj inter proksimaj triboj, murdoj, reprezalioj, venĝoj.

Britoj venas por „civilizi” la insulon, starigi (okcidentan) ordon, forpuŝante la lokajn loĝantojn iom post iom, jen per trudita konvinko, jen per pafado, akaparante al si iliajn teritoriojn, klopodante trudi al ili siajn kutimojn, sian vivmanieron, sian koncepton pri proprieto. Kelkaj aŭtoritatuloj deziras protekti la lokanojn, sed ili faras tion per malefikaj metodoj. Al la klopodo igi la vivon de la indiĝenoj pli bona kontrapunktas la fakto, ke maloportunas kredigi en Britio, ke en Tasmanio oni vivas prospere, aliokaze la koncepto de punkolonio kolapsus. Eksa vicguberniestro fieras, ke li „pendumigis centojn da kanajloj” kaj administris la justicon senkompate.

Du vivoj

La romanon traarkas la vivepizodoj de du personoj: la bela indiĝenino Trukanini kaj la brita misiisto Robinson, fuĝinta de Londono al Tasmanio por eviti verdikton tre probable kondamnan. Li ŝajne defendas la indiĝenojn kaj alproksimiĝas al ilia kulturo, lernas ilian lingvon, suferas kun ili la pli kaj pli severajn vivcirkonstancojn. Laŭ kelkaj, li, tamen, tion faras pro monavido, klopodante ekspluati financitajn programojn pri brita setliĝo en tiu lando.

Siavice Trukanini estis suferinta ripetitan seksan perforton fare de blankuloj, estis infektita de viruso, kiu senigis ŝin je la povo naski, estis edziniĝinta al samgentano, baldaŭ murdita de la blankuloj; ŝi fine havis duan edzon, kiun ŝi ne amas, kaj kiu ne plezurigas ŝin sekse. Sed ŝi deziras veran amon; tial la renkontiĝo kun la misiisto Robinson aspektas tute natura, kaj ili fariĝas geamantoj: la edzo de Trukanini komplezeme foriras de la scenejo, la edzino de Robinson estas malproksima kaj ne zorgas.

Saŭdado

Robinson klopodas ŝovi la indiĝenojn al fora norda insulo, Flinders, sen la rajto reveni, tiel ke ili estu bone, sed aparte, administrataj, kaj la setliĝo de la blankuloj en Tasmanio povu disvolviĝi senprobleme. La indiĝenoj fidas al li, en la promesita tero neniu kuglo ilin trafos, sed post iom da tempo la translokitoj eknostalgias kaj komencas morti pro saŭdado, kiel asertas kuracisto; sed ili mortas ankaŭ pro infektiĝo. Venas inspektoroj por kontroli la kondiĉojn, Robinson mensogas kaj ilin trompas, ĉiam kun la celo gardi la premion, asignotan por senĝena setliĝo de la blankuloj: li iĝas riĉa, komercante per la oro, trovita en la minejoj, kaj revenas glore al Britio, dum Trukanini restas surloke. La projekto de li proponita transloki la mortantajn indiĝenojn (nun nur kvarcenton da personoj) al la aŭstralia kontinento estas rifuzita: oni lasu ilin al ilia destino en la insulo Flinders, sekvatajn de honesta administrado prefere ol ilin venigi sur la kontinenton, kie ilia infektiĝo povus estigi epidemion. Pasas la jaroj, kaj Robinson mortas, lasante disputojn pri sia tre vasta heredaĵo. Siavice en Flinders la indiĝenoj mortas unu post la alia; lasta restas Trukanini, kiu forpasas post la atingo de sesdek jaroj, aĝo ne ofta por tiuj popoloj, eĉ en normalaj kondiĉoj. Ŝia lasta vorto estas la lasta vorto de lingvo, kiu mortas kun ŝi.

Malsamaj pensmanieroj

La romano evidentigas la malsamecon de pensmaniero inter la okcidenta kapitalismo, kiu bezonas kolonii kaj ekspluati la grundon, kaj la aŭstralia indiĝena koncepto, ke la tero apartenas al ĉiuj kaj ke oni devas lasi ĝin al la novaj generacioj tia, kia oni ĝin ricevis de la antaŭaj. Trevor Steele plian fojon skuas la leganton per historiaj faktoj; la eventoj rakontitaj ampleksas jardudekon, kiu finiĝas en 1876; li trankvile kaj senpasie kronikas, kiel la brita koloniado en la aŭstralia kontinento estis perforta, kvankam (ĉu hipokrite?) subtenata de bonaj intencoj: tion sintezas la titolo Paradizo ŝtelita.

Ankaŭ en lia antaŭa verko Flugi kun kakatuoj protagonistas paro, unu junulo brita kaj unu samaĝa aŭstralia indiĝeno, kiuj iel reprezentas la malsamecon de la du vivkonceptoj: tie Steele kronikas pri la brita konkero de Aŭstralio per la samaj metodoj kiel pri Tasmanio. Cetere, jam de sia unua romano Sed nur fragmento (1987) Steele prezentas la problemojn de koloniado, tiufoje pri Nov-Gvineo; li esploris bibliotekojn kaj arkivojn, tiel ke la protagonistoj estas, almenaŭ parte, fikciaj, sed moviĝas en panoramo skrupule dokumentita.

Sendiskuta kolono

Ne necesas prezenti Trevor Steele, kiu estas sendiskute la plej forta kolono de nia prozo de la lasta kvaronjarcento. Dum dudek kvin jaroj li produktis naŭ romanojn, du novelarojn kaj du vojaĝpriskribojn, kontribuis al diversaj gazetoj, laboris en pluraj eŭropaj landoj, estis ĝenerala direktoro de UEA (2002-2004) kaj akademiano (2001-2010). Lia stilo estas ankaŭ ĉi-foje glata, tuj komprenebla, kaj en la priskriboj kaj en la oftegaj dialogoj, naturritme prezentataj.

La eldono bela kiel kutime, misenpaĝigo de p. 267-269, sed facile ĝustigebla sen troa ĝeno ĉe legado. Por tiuj, kiuj preferas fermi la okulojn antaŭ la krimoj de koloniismo, ĉi tiu verko ne estas rekomendinda; sed al tiuj, kiuj deziras sekvi la malfacilajn kaj sangoplenajn padojn de la historio, mi ĝin varme rekomendas.

Carlo MINNAJA
Trevor Steele: Paradizo ŝtelita. Eld. FEL, 2012, 336 paĝoj, kudre bindita, kaj kiel bitlibro. ISBN 978-90-77066-49-2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La fortikaĵoj de Princkampo

La aŭstra urbo Princkampo (germane Fürstenfeld) en la orienta Stirio (Steiermark) ekde septembro 2013 allogas turistojn per nova kleriga vojo laŭlonge de la fortikaĵoj el la 13a ĝis 17a jarcentoj.

Princkampo estis fondita en 1170 de Otokaro la kvara kaj ĝi defendis la orientan limon de Aŭstrio kontraŭ hungaroj kaj turkoj. La urba muro estis konstruita en la 13a jarcento, sed ampleksigita en la 16a jarcento de la arkitekto Domenico dell'Allio [doméniko del álio]. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1515 kaj edukiĝis en Italio, vivis poste en Aŭstrio kaj planis fortikaĵojn en Aŭstrio, Slovenio kaj Kroatio, kie li mortis en 1563 dum inspekta vojaĝo.

La fortikaĵoj travivis la jarcentojn. Ekde 1990 oni renovigas ilin. En 2013 estas inaŭgurita la „fortikaĵa vojo”, kiu komenciĝas en la urbocentro kaj kondukas la scivolulon ĉirkaŭ la urbo, kie staras 13 informplenaj tabuloj. La tekstoj (germanlingvaj) estas troveblaj ĉe www.festungsweg.at.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sportuloj, sanaj uloj

Jam delonge esploroj montras la valoron de korp-ekzercoj por la homa sano. Ĉi tio estas fakto senduba. Duboj restas pri la plej bona speco de korp-ekzercoj. Ĝis nun, kuracistoj asertas, ke taŭgas la moderaj, konstantaj kaj ne tro intensaj, praktikendaj en la plimulto de la semajn-tagoj. Supozeble, profesiaj sportistoj, kies celo estas precipe konkurado, suferas streĉon, kaj tio nuligas la sanigajn efikojn de iliaj korp-ekzercoj.

Mortokvanto

Nun, tamen, nova esploro „rehabilitas” eĉ intensan, konkuran atletumadon. En la pariza universitato Descartes, oni priesploris la mortokvanton de biciklistoj, kiuj partoprenis la t.n. Tour de France – temas pri prestiĝa multkilometra bicikla rondiro – ene de la lastaj 60 jaroj. Laŭ statistiko, la kvanto de forpasintoj inter tiuj atletoj estis malpli granda ol inter ordinaraj francoj. Do intensa, fojfoje lacegiga sintrejnado ne ludis malfavoran rolon. Male, partoprenintoj de la menciita sporta evento mortis ege malpli ofte ol la cetera loĝantaro pro kancero (-44 %) kaj kor-vaskulaj kialoj (-33 %). Kompreneble, oni konsideru tiaspecajn esplorojn kun prudento. La legitaĵo ne sufiĉas por igi onin rekomendi al ĉiu ajn persono ekstreme intensajn korp-ekzercojn. Tio estus danĝera paŝo. Kio tamen ne refuteblas estas, ke ankoraŭfoje konfirmiĝis la saniga efiko de regulaj korp-ekzercoj.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kurioza vilaĝo

Jen verŝajne la plej nekutima vilaĝo en Francio, kaj eble ankaŭ en Eŭropo. Ĝi troviĝas meze de la montoj Pilat [pilá] laŭlonge de la rivero Rodano sude de Liono. Preskaŭ ĉiuj ĝiaj konstruaĵoj datiĝas de la 13a jarcento, sed la vilaĝo mem ekzistas nur ekde la fino de la 18a.

Kartuzianoj

Fakte temas pri eksa monaĥejo kartuziana, fondita en 1280. Kartuzianoj bezonas grandajn loĝejojn, ĉar ili preskaŭ neniam eliras kaj pasigas sian tutan tempon ene de tiuj loĝejoj, solaj, preĝantaj kaj meditantaj. Aliaj servantaj monaĥoj nepastraj laboras kaj nutras ilin, kompreneble neniam alparolante ilin. Tial kartuzianaj monaĥejoj estis tre grandaj, eĉ kiam la nombro de monaĥoj estis tre malgranda. Ili ankaŭ estis izolitaj en dezertaj regionoj por trovi kvietecon.

Monaĥejo iĝas vilaĝo

Pasis jarcentoj en tiu loko, ĝis okazis la franca revolucio kaj ĝiaj renversoj. Monaĥoj ne plu estis respektataj. Tiam, en 1792, oni forpelis la monaĥojn, ŝtatigis la monaĥejon, kaj popece vendis ĝin al proksime loĝantaj terkultivistoj, kiuj tuj enloĝiĝis en tiujn konstruaĵojn multe pli konvenajn ol siaj domaĉoj. Tiel la monaĥejo fariĝis vilaĝo, kies nuna nomo estas Sainte-Croix-en-Jarez [sent kroá an ĵaré].

Strange tiu vilaĝo havas unu solan, imponan enirejon, tiun de la monaĥejo, kiu kondukas al la Korto de la Fratoj (servantaj monaĥoj), kie troviĝas la urbodomo kaj iuj loĝejoj. La lernejo kaj aliaj loĝejoj situas en la malantaŭa Korto de la Patroj (preĝantaj monaĥoj), inter ili staras la preĝejo, kiu plu funkcias kiel preĝejo.

Oni povas viziti restaŭritan monaĥan loĝejon. Kaj en la malnova alia preĝejeto, kiu brulis en la 17a jarcento, ankoraŭ videblas interesaj murpentraĵoj, inspiritaj de Giotto. La belaj ĉirkaŭaĵoj de la montoj Pilat pliigas la plezuron de vizito.

Thierry TAILHADES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plasto planta

Ĉu plasto el nafto? Ne daŭripova! Pli bone produkti plastaĵojn el plantoj kaj tiel ne uzi la fosiliajn energiportantojn.

Sed tio jam delonge eblas! En la 19a jarcento la usona presisto John Wesley Hyatt produktis la unuan naturan plaston, nome celuloidon. Hodiaŭ oni produktas etilenon el nafto, el etileno polietilenon kaj el tiu la diversajn objektojn el plasto.

Tradicia plasto

La tradicia plasto havas malavantaĝojn. Por formi oni bezonas moligaĵojn, ekzemple ftalatojn. Tiu endanĝerigas la sanon de infanoj kaj la fekundecon de viroj. Krome plasta objekto estas nur malrapide malkombinebla. Se ĝi perdiĝas en la naturo, plasta sako bezonas dek aŭ pli da jaroj ĝis malapero, pli dikaj objektoj jarcentojn!

Bioplasto

Bioplasto estas farita el plantoj, ekzemple maizo. Por moligi oni uzas sendanĝerajn substancojn, ekzemple bio-devenajn oleojn aŭ kamforon. En la naturo, bioplasto disfalas pli rapide ol normala plasto kaj, se oni metas ĝin en kompoŝtujon, transformiĝas en nedanĝerajn karbondioksidon kaj akvon. Tamen estas pli bone recikligi bioplastajn objektojn. Oni povas ilin redoni post uzo ĉe la vendisto kaj eventuale ricevi eĉ rabaton, se oni aĉetas novan!

Bioplastajn varojn produktas la firmao Biodora (temas pri fantazia nomo), fondita en 2006 de la Familio Sprengnagel, 30 km okcidente de Vieno en Neulengbach [nojlenbaĥ]. Kiel moligaĵo uziĝas vaksoj, ekzemple karnaŭba (palmolea) vakso. La fabriko troviĝas en Ĉeĥio, en Brno, proksime de la aŭstra landlimo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu venos monsumo el Leviĝanta Suno?

Dum la lastaj jardekoj, kosmologio kaj la tiel nomata partikla fiziko atingis revoluciajn eltrovojn. Inter tiuj, pluraj gravaj eltrovoj okazis ĉe la internacie mastrumata akcelilo de la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (CERN). Ĉi-rilate en aŭgusto de 2013 japanaj sciencistoj anoncis, ke ili trovis taŭgan lokon por konstrui nov-generacian akcelilon. Se tiu projekto realiĝus, ĝi kredinde kondukus al nova epoko por kosmologio kaj fiziko.

En la nuna epoko grandskala esplorado de bazaj sciencoj postulas eksterordinaran monan investon, kaj samtempe igas necesa internacian kunlaboradon flanke de sciencistoj. Tial, la scienca komunumo lanĉis kelke da mondskalaj projektoj. Temas precipe pri tri ideoj: Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro, Internacia Kosmostacio kaj Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro.

Antaŭvido

Aparte kadre de la tria projekto la esploristoj atingis okulfrapan malkovron en 2012. Ĉe CERN funkcias la tiel nomata Granda Koliziigilo de Hadronoj (GKH), la plej grava akcelilo de partikloj, kiu situas ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando, proksime al Ĝenevo. La formo de GKH estas cirkla, kun perimetro 27-kilometra. En GKH oni provokis kolizion inter radioj de protonoj kun grandega energio. Tiumaniere, post ĉirkaŭ 50 jaroj ekde la antaŭvido de doktoro Higgs, brita fizikisto, oni finfine pruvis la ekziston de la tiel nomata bosono de Higgs, kiu estas unu el la elementaj partikloj, probable, kiu donas mason al la tuta materio. Ĉi tiu malkovro, tamen, estas nur unu el la etapoj cele al la kompletigo de la teorio de ĉio, kiu provas unuigi ĉiujn fortojn ekzistantajn en la naturo, inkluzive de gravito.

Praeksplodo

Efektive por la plenumo de tiu kroma tasko GKH ne sufiĉas. Malgraŭ ĝia alta kapablo trovi partiklojn, ĝi ne taŭgas por precize mezuri la partiklojn mem. Do, jam antaŭ jardeko, la konstruo de pli kapabla koliziigilo estis proponita kaj akceptita flanke de la internacia komunumo de ĉi-rilataj sciencistoj. La baza koncepto de ĉi tiu koliziigilo estos linio, do oni nomas ĝin Internacia Linia Koliziigilo (mallonge: ILK). Ĝi estos 31 kilometrojn longa tunelo konstruota je 100 metroj subtere. ILK plirapidigos kaj koliziigos radiojn de elektronoj kaj pozitronoj je rapido proksima al tiu de la lumo, aperigante staton tre similan al tiu de la momento, kiu sekvis la praeksplodon kaj estigante partiklojn. Tiumaniere ILK povos observi la partiklojn per precizaj detektiloj. Precipe, ILK abunde kaptos bosonojn de Higgs kaj analizos iliajn ecojn. Tiel, internacia kunlaborado de sciencistoj plie akcelos esplorojn pri la radikalaj demandoj, kio estas malluma materio kaj malluma energio (tiu nekonataĵo sola okupas pli ol 95 % de la universo), kaj kiom da dimensioj la universo havas.

Kandidatiĝo

Por realigi la projekton, internacia teamo de sciencistoj formiĝis, kaj ĝi taksis la koston de la konstruo de ILK je 6385 milionoj da eŭroj, kvankam aliaj taksis ĝin je 15 400 milionoj da eŭroj. Oni atendis, ke la gastiganta lando pagos almenaŭ duonon de la tuta kosto. La menciitaj sumoj ne inkluzivas la koston de mezuraj ekipaĵoj kaj la elspezon por la funkciuloj. Komence kvin landoj, nome Usono, Rusio, Svislando, Germanio kaj Japanio, anoncis sian emon gastigi ILK-on. Sed baldaŭ, konsiderinte pli bone la financan situacion de sia lando, ĉiuj krom Japanio sinsekve nuligis sian kandidatiĝon.

Montaro

Fine de aŭgusto 2013 en Japanio loka komitato de ĉi-rilataj sciencistoj elektis la montaron Kitakami, en la gubernioj Iwate kaj Miyagi, en la nord-orienta parto de la insulo Honshu, kiel plej taŭgan lokon por ILK. Nun, ĉar la aliaj landoj rezignis pri la projekto, la problemo estas en la manoj de la japana registaro, kiu devos decidi, ĉu aprobi, ĉu malaprobi la konstruon. Japanio avide volus havi altgradan internacian institucion. La reala problemo, tamen, estas, ĉu Japanio – kun ŝtata ŝuldo egala al 224 % de la malneta enlanda produkto – povos asigni tioman monsumon, kaj diplomatie intertrakti kun alilandaj registaroj, kiuj certe bonvenigos la japanan decidon, sed verŝajne estos ŝparemaj koncerne sian propran apartan kontribuon.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiu ĉi mi?

La bibliografio nur pri liaj libroforme aperintaj verkoj ampleksas kvindek sep titolojn; ne indas mencii kromajn artikolojn dise aperintajn, kiuj estus centoj. Cetere, multo el la unua kvarono de tiu bibliografio estas kolektita en Mia pado (1997). Tio sufiĉas por meti la nederlandan akademianon Gerrit Berveling (1944, esperantisto de 1972) inter la plej produktivajn verkistojn de nia literaturo. Inter tiom da libroj, granda plimulto estas tradukaĵoj el la helena, latina, malnovhebrea, nederlanda. Kolosa iniciato estas lia Antologio latina, planita en 12 volumoj, el kiuj ĉi-jare aperis la kvina. Bedaŭrinde, la UEA-katalogo registras nur dek ok titolojn, kaj ne nepre la plej reprezentajn.

Persona kroniko

La ĝenro de la nun recenzata verko respondas al aliaj jam verkitaj: la persona kroniko. Berveling komencis per La unuaj 25 jaroj en mia memoro, rakontanta pri lia vivo de 1944 ĝis 1969; sekvis De duopo al kvaropo pri la okazaĵoj inter 1969 kaj 1975; kaj fine la epizodoj inter 1975 kaj 1980 estas la esenco de Streĉitaj koroj.

Haste

Kritiko ne estis ĉiam indulga al li; pluraj liaj poemoj estis forte draŝitaj de Camacho en Beletra Almanako; liaj notoj pri vojaĝo al Jokohamo tra Rusio estas konsiderataj plejparte senutilaj kaj nespecifaj de Melnikov; alia kritikisto riproĉas al Berveling, ke li iom tro haste enlibrigas siajn impresojn, kiuj povas aspekti tute ordinaraj, do ne specife rakontindaj. Entute ni diru, ke la aŭtoro preskaŭ timas, ke io el li perdiĝas, do li rapidas ĝin fiksi sur papero: ĉion, senkribre.

Malkaŝe

Por tiuj, kiuj jam legis liajn biografiajn verkojn, pluro estas konata. La aliaj trovas, verŝajne, ĉion, kio estas spertebla dum plena vivo.

Berveling tute malkaŝe rakontas sin de la adoleska dubo, ĉu katolikismo, en kiu li estas denaske edukita, estas kontentiga vojo al la kontakto kun Dio, ĝis la bruo en la klasoj, kie li instruas klasikajn lingvojn kaj historion; de la bicikla veturado ekde la propra hejmo jen al tiu, jen al alia laborloko, ĝis la elekto de la lernejo por la unua filino; de la rilatoj kun la pluraj gefratoj ĝis la jen-kaj-jena simpatio por iama amikino de la knaba tempo; de la vojaĝoj al Italio ĝis la ekkontakto kun Esperanto tra la bopatrino (eble unika okazo en la historio); de la sincera deziro helpi la proksimulon, iĝante remonstranta pastoro, ĝis la problemoj de edukado de infanoj al dulingveco; de la pasio por vojaĝado ĝis la laboro en la estraro de la landa Esperanto-asocio aŭ de la Akademio de Esperanto, en kiu li membras de 1989.

Plezuriga

La legado estas vere plezuriga, ne tial, ke ĝi diras ion sensacian, sed ĝuste ĉar ĝi rakontas tutan aron da etaj okazaĵoj, en kiuj ĉiu povas retrovi sin; ekzemple, la provizora malvarmiĝo de la rilatoj inter la geedzoj, kiu paro ne spertis ĝin? La fadeno estas facile interrompebla je ĉiu tria paĝo, ĉar ne temas pri fadeno, sed pri sinsekvo de eventoj, impresoj, prenitaj decidoj preskaŭ senkoneksaj. Se ne estus la deklaro de la aĝo aŭ de la jaroj, oni povus inversigi la ĉapitretojn. Jen enhospitaligo de la edzino, jen infekto ĉe la tonsiloj, jen re- kaj refoja malsukceso ĉe la ekzameno por stirrajtigo, jen la glito sur frostiĝinta trotuaro, jen la kunvenoj pri diversaj kulturaj temoj en la lernejo, jen la ekzameno kiel pastoro kaj la unua publika prediko, jen la remonstranta aliro al la amo gea (sen geedziĝo) kaj geja, kio en la katolika mondo estis ankoraŭ tabua temo dum longa tempo.

Jen tute normala, sed kontraŭa al la miljara tradicio, la decido, ke al Dio oni atribuas ne necese viran pronomon. La aŭtoro neniam timas antaŭ nova situacio: lin helpas la religia fido, ke Dio protektas homojn kaj ilin gvidas al ilia bono. Ekzemple, estas prezentate kiel nature, ke oni alprenas novan filinon por permesi junulinan vivon senĝenan al amikino de amikino, forlasita de la patro de la infano. La novulino tuj integriĝas en la familion, kie estas aliaj du knabinetoj, kaj estos nur bedaŭro, ke la nova situacio de la patrino ebligos al ŝi repreni sian ideton, kaj la familio Berveling restos denove nur kvaropo.

Mi

Kion plian oni legas en ĉi tiu verko? Al la aŭtoro plaĉas ĉi tiuj demandoj: Kion mi trovos? Kiu mi estas? Kaj la titolo de la verko ĝuste spegulas dubojn, kvankam en la vivo li, laŭ sia rakontado, aspektas tre decidema persono; lia predikado estas edifa; lia rakontado estas instrua. Ĉar la protagonisto estas la aŭtoro kaj nur la aŭtoro, samfamilianoj aŭ geamikoj aperas preskaŭ nur kiel figurantoj; la leganto ne miru, ke averaĝe en ĉiu dua linio troviĝas la pronomo „mi” aŭ „ni”. Tiun saman stilon ni trovas ankaŭ en aliaj verkoj de Berveling, el kiuj mi konsilus al tiuj, kiuj ne konas ilin, almenaŭ la impulso-ritman Ajnasemajne; se iu sentas, ke por io li ne havas tempon, li lernu, kiom da aferoj Berveling kapablas fari kaj kompletigi dum vere mallonga tempospaco.

Konataj nomoj

La aŭtoro rakontas, kompreneble, ankaŭ pri la evoluo de la internacia politika situacio, pri NATO, pri la Irana Respubliko de Ĥomejni, nu, kiel ordinara nederlandano vidas la aferojn kaj estas, kelkfoje kontraŭvole, implikita. Esperantisto trovos tutan aron da konataj nomoj, kiujn Berveling kontaktis, vizitis, ĉe kiuj li gastis, do ankaŭ la leganto estas envolvita, kvankam iom tro rapide sin sekvas la rakontataj epizodoj, ne estas momenta halto por mediti. Al la aŭtoro nun sepdekjara oni nur povas bondeziri ankoraŭ multajn jardekojn da tiom intensa vivo.

Carlo MINNAJA
Gerrit Berveling: Kiu ĉi mi? Eld. VoKo, Rijswijk, 2013. 204 paĝoj; vinktita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kio estas imperio kaj kiel ĝin kontraŭstari?

Oni ofte diskutas: ĉu nun ekzistas imperioj? Ĉu Usono estas imperio? Unu el miaj oponantoj pri la temo donis al mi finan „mortobaton”, alportinte iun vortaron kun jena difino: Imperio estas regno, kiun gvidas imperiestro. Ĉar Usonon estras prezidanto, ĝi ne estas imperio, kaj punkto-fino!

(Parenteze: laŭ tiu difino la sola imperio en la moderna mondo estas Japanio! Sed kiam oni diskutas pri modernaj imperioj, oni kutime Japanion ne ofte mencias ...)

PIV, tamen, donas aliajn difinojn: 1. Granda regno, kiu estas bazita sur militforto, entenas ordinare diversajn venkitajn popolojn, kaj kies estro sin rigardas kiel superan al la reĝoj; 2. La tuto de granda regno kun siaj kolonioj. Ankaŭ de tiu vidpunkto Usono ne estas imperio, ĉar ĝi ne havas koloniojn. Sed anstataŭ kolonioj ĝi havas ekonomie kaj politike dependajn de si ŝtatojn kaj strebas fari tia la tutan mondon, ĝin superregi – kaj ne gravas la pretekstoj por tio. Ĝuste tiun sencon nuntempe oni metas en la nocion „imperio”, kaj kompreno de la internaj risortoj de la fenomeno sendube gravas por ĉiu nuntempa terano. Tiun celon bonege servas la libro de Noam Chomsky [Ĉomski] Imperiaj ambicioj. Aparta valoro de tiu libro estas, ke a) Chomsky estas mem usonano kaj b) li estas sciencisto kaj pensulo – do granda tutmonda aŭtoritato.

Nekontestebla influo

Oni povas akcepti aŭ malakcepti la lingvistikajn teoriojn de Chomsky (mi, persone, sufiĉe skeptike rilatas al la universala gramatiko kaj similaj aferoj), sed lia grandega influo al la evoluo de la lingvoscienco kaj psikolingvistiko dum la lasta duonjarcento estas nekontestebla. Ankaŭ esperantistoj havas al li sian malfavoran kalkulon pro certaj eldiroj – sed ja li permesas eldoni siajn verkojn en Esperanto, do lian aserton, ke „Esperanto ne estas lingvo” ne necesas akcepti tro serioze. Krom esti sciencisto, li estas liberecana socia pensulo kaj aktivulo, kaj tio tre gravas.

Intervjuoj

La prezentata libro estas, fakte, ne iu monografio pri la temo, sed surpaperigita serio de naŭ porradiaj intervjuoj, faritaj de David Barsamian inter marto 2003 kaj februaro 2005. La temoj iom varias, sed ĉiuj koncernas ŝanĝojn en la mondo kaj la usona politiko post la teroragoj de la 11a de septembro 2001. La dialoga karaktero faras la tekston vigla kaj facile legebla.

Usona imperiismo

Chomsky traktas la kaŭzojn de agreso kontraŭ Irako, sed ne nur: tio estas la elirpunkto por konsideri la modernan usonan imperiismon en la vasta historia perspektivo, kaj tiel klarigas ĝiajn fontojn kaj karakterizajn trajtojn, kiel kontraŭulo de la kapitalisma sistemo ĝenerale, li ligas ĝin ĝuste kun interesoj de la kapitalo. Ĉiuj intervjuoj-ĉapitroj estas interesaj, sed min aparte frapis la Historio kaj memorado kaj Doktrino de bonaj intencoj. Fakte, rigardate de la vidpunkto de Dawkins, ideologiaj pravigoj de imperia konduto estas tipaj „memoj” (sinreproduktantaj kaj disvastiĝantaj informunuoj), aŭ eĉ kompleksoj de memoj – „mempleksoj”. Tial la imperiisma politiko tiel bone enradikiĝas en la popola konscio. Chomsky serĉas vojojn por kontraŭstari la ŝtatajn imperiismon, agresemon kaj kapitalismon, kaj por tio li proponas la solan rimedon – konstantan, ĉiutagan seninterrompan reziston, dum sporadaj protestaj agoj, eĉ tiaj amasaj kiel milionnombraj manifestacioj, estas plejparte senrezultaj.

En radiaj intervjuoj Chomsky ne povis tuŝi senrezerve ĉiujn trajtojn de la moderna imperiismo kaj manieroj ĝin kontraŭstari. Tamen strange, ke li, lingvisto de la unua grado, tute neglektas ĝian lingvan dimension, tiom klaran por ni, esperantistoj. Verŝajne, ĝuste tiu aspekto plej malbone videblas el Usono eĉ por la plej sagacaj homoj!

Senriproĉa

La libron tradukis granda teamo el diversaj landoj sub la ĝenerala gvido de Renato Corsetti. La laboro estas vere laŭdinda, kaj la teksto senriproĉa, kvankam mi preferus, se la ĉefredaktoro ne redecidus malesperantigi la personajn nomojn, pri kio li mencias en la antaŭnotoj. Kaj ĝenerale eblas diri, ke la libron legu ĉiuj, kiujn interesas la mondo, en kiu ili vivas, kaj kiuj volas kompreni, kial okazas diversaj eventoj, malbone influantaj nian vivon. Mi esperas, ke tiaj homoj inter esperantistoj estas granda plimulto.

Nikolao GUDSKOV
Noam Chomsky. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro. Intervjuoj kun David Barsamian. Eld. Bero, Rotterdam, 2013. 160 paĝoj. ISBN 978-90-9027666-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Varbante Eŭterpon*

La novzelanda aŭtoro Brendon Clark, kiu verkis nemalbonan poemon pri la vojaĝo de la maorioj al Nov-Zelando (vidu la kolekton Esperanta antologio – poemoj 1887-1981, p. 370), verkis ankaŭ malgrandan libron kun la titolo Kien la poezio?. En tiu verketo li efektive pretendis instrui la poezian arton al aspirantaj poetoj, detale klarigante la ritmon, la metrikon, la skandadon kaj la rimon. Reto Rossetti, en recenzo inkluzivita en lian verkon Arto kaj naturo, satiras la menciitan libron de Clark. Iom kruele li komentas: „Jen verko tiel eminente malbona, tiel energie lama, ke nur sanega literaturo povus ĝin produkti.”

Neinstruebla

Mi preferus juĝi la skribaĵon de la bona novzelandano pli kompate, sed mi konsentas kun Rossetti, ke la instruklopodoj de Clark estis neutilaj kaj senesperaj. Mi persone opinias (kaj tio estas nura konjekto mia), ke la poezia arto estas neinstruebla kaj nelernebla. Aŭ oni naskiĝas poeto, aŭ oni ne posedas kaj ne povas akiri lirikan talenton. Samtempe mi akceptas, ke tiu impreso povas esti malprava.

Tamen vere bonaj poetoj ne abundas. Pro iu kialo, kiun mi ne tute komprenas, la esperantistaro produktis multe pli da poezio (bona kaj malpli bona) ol da prozo. Tion mi bedaŭras, ĉar, kvankam mi ŝatas poezion (aŭ almenaŭ la verkaron de miaj plej amataj poetoj), aprezo de poezio estas minoritata gusto kaj ege subjektiva. Pluraj poemoj, kiuj al mi plaĉas, lasas mian edzinon tute indiferenta, kaj inverse, kiam ŝi legas al mi poemon, kiun ŝi ŝatas, mi plejofte trovas ĝin sentimentala. Pri gustoj ne valoras disputi.

Naiva

La objekto de la aktuala recenzo, libreto de Ángel Arquillos López, estas laŭdinda provo esprimi en versa formo pensojn pri naturo, amo, paco, nostalgio, malĝojo kaj ĉagreno. Ĉu li sukcesis aŭ ne, mi ne certas. Liaj versoj malofte rimiĝas, kaj la metriko (kiam ĝi ekzistas) estas libera. Fiksa ritmo malestas en la plimulto de la „eroj”. Lia versado estas tre simpla, ne tre profunda kaj iom naiva.

La kovrilo kaj ilustraĵoj estas sufiĉe allogaj.

Eraroj

Sur la paĝo 19 en la lasta linio aperas evidenta komposteraro: nur la litero „f” kaj poste kelkaj punktetoj, kiuj povas indiki mankantajn literojn, supozeble „eliĉas”. Sur la paĝo 28 en la unua linio „Piediere” devus esti „Piedire”. Sur la paĝo 52 en la sepa linio la vortoj „blonda blukita hararo” supozeble devus esti „blonda buklita hararo”. Mi ne ĉiam komprenas, kion volas diri la aŭtoro, ekzemple: „Blanka kolombo, / Blankan pacon anoncas, / La nigran mondon” – ĉu li celas „... anoncas al la nigra mondo”? (Parenteze, la bildita birdo estas ardeo, ne kolombo.) Sur la paĝo 62 ŝajnas, ke mankas la „-n” de la akuzativo en la dua kaj tria versoj.

Sur la paĝo 55 la aŭtoro skribas: „Mi estas poeto, / ĉu vere mi estas?” Tiu demando memorigas min pri la verso de alia andaluzo, nome Antonio Machado: „Gitaro de l' gastejo de la vojoj / neniam vi estis, kaj ne estos, poeto.” Prefere, la leganto decidu.

* Eŭterpo: muzo pri muziko kaj lirika poezio (greka mitologio).
Garvan MAKAJ'
Ángel Arquillos López: Mediteraneaj eroj. Poemaro. Eld. Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, sen dato (2012?). 64 paĝoj broŝuritaj. ISBN: 978-84-930304-4-5.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kerno de la itala lingvo

Jen tre utila ilo, ne nur por studantoj de la itala lingvo, sed ankaŭ por homoj kun sufiĉa kono de la lingvo, kiuj volas kontroli sian gramatikon kaj solvi dubojn pri subtilaĵoj de la tropoj kaj idiomaĵoj de la itala. En sia prezento Davide Astori atentigas, ke la verketo „ne devas esti rigardata kiel preskriba aŭ elĉerpa gramatika libro, sed kiel ilo por praktika kaj tuja uzado de la lingvo”. Kaj li pravas. Ne temas pri kompleta manlibro kun specimenaj legaĵoj kaj eltiraĵoj el la literaturo, sed – kiel indikas la titolo – pri la esenca gramatiko de la itala. Per ĝi oni povas facile kaj rapide trovi respondon al ĉiuj demandoj pri detaloj gramatikaj.

La verko estas versio en Esperanto de L'italiano essenziale de Marco Mezzadri. Ĝi enhavas 96 unuojn kaj 3 apendicojn kun glosaro, kaj ankaŭ sekcion kun diagnoza testo kaj respondo-ŝlosilo.

Alfabeto

Plej ofte bazaj lingvaj lernolibroj komenciĝas per la alfabeto de la lingvo kaj gvidilo pri la prononco. En ĉi tiu verko tiuj troviĝas en la apendico 1, sur la paĝo 211, kaj tie la lernanto povas komenci sian studadon. Tamen la prononco de la itala lingvo ne devas prezenti problemojn por parolantoj de Esperanto aŭ de aliaj eŭropaj lingvoj ĝenerale. Eble la solaj diferencoj estas jenaj. 1. Malkiel la esperantaj la italaj vokaloj „o” kaj „e” havas du sonojn, nome fermitan kaj malfermitan (aŭ malvastan kaj vastan). 2. La „s” en la itala povas soni kiel [s] aŭ [z], kio ne okazas en Esperanto. Tamen bona prononco de Esperanto pli-malpli similas bonan prononcon de la itala. (Zamenhof fakte rekomendis, ke Esperanto estu parolata kun latina prononco.)

7 difinaj artikoloj

Esperantistoj kaj tiuj, kiuj parolas latinidajn lingvojn aŭ studis la latinan, tuj rekonos multajn italajn vortojn pro la fakto, ke la plej granda parto de la esperanta vorttrezoro estas derivita de la latinidaj lingvoj. Tamen lernante la italan, oni trovas multe da malregulaĵoj, esceptoj kaj unikaĵoj, kiuj ne ekzistas en Esperanto aŭ eĉ en alie similaj lingvoj, kiel la hispana aŭ la portugala (kiuj kompreneble havas siajn proprajn gramatikajn malfacilaĵojn por lernantoj). Ekzemple, dum Esperanto uzas nur unu difinan artikolon („la”), kaj la hispana kaj la portugala posedas nur du (en singulara kaj plurala formoj), la itala bezonas kvar en la singularo (nome: „il”, „lo”, „l'”, „la”) kaj tri en la pluralo („i”, „gli”, „le”).

Plie, malkiel en Esperanto, la italaj verboj estas konjugataj kun apartaj finaĵoj laŭ la persono, kiu estas la subjekto. Pro tiuj finaĵoj oni ĝenerale ne bezonas uzi personajn pronomojn en la itala. Eble la tradukinto dum momento de forgeso preteratentis tion (aŭ tio estis komposteraro) en la unuo 61 (p. 133), kie mankas la esperanta pronomo „mi” en la dua ekzemplo: „Mia panjo diras ke (mi) estas pli malbona ol mia frato”. Pro la fakto, ke la verbo (la unua persono de la verbo „esti”) uzata en la itala, estas sono, kiu povas signifi nur „mi estas”, kaj ne „vi, li, ŝi estas”, dubo ne ekzistas. Kontraŭe, en Esperanto la pronomo estas ĉiam necesa pro la manko de fleksioj.

Abundaj ekzemploj

La tuta itala verbosistemo kaj precipe la neregulaj verboj, estas multe pli komplikaj ol la esperanta verbosistemo, sed ili estas bone listigitaj kaj klarigitaj en tiu ĉi libro, kun abundaj ekzemploj. Oni rimarkas, ke la subjunktivo estas pli amplekse kaj rigide uzata en la itala ol en, ekzemple, la hispana, kvankam kelkfoje en la populara parolata itala lingvo oni anstataŭigas ĝin per la indikativo. La subjunkcio „che” (= „ke” en Esperanto) ĝenerale postulas la subjunktivon en la itala, sed ne ĉiam en aliaj latinidaj lingvoj.

Plie, la konstruo de frazoj, en kiuj oni nerekte raportas paroladon, estas pli komplika en la itala. En Esperanto ĝi estas tre simpla, ĉar oni uzas la saman tenson kiel en la rekta parolado, ekzemple „Li diris: ‚Mi iros’”, kaj „Li diris, ke li iros”. Do ĉiu ekzemplo de tiuj idiomaĵoj en la itala devas esti aparte lernita.

Indekso

La aŭtoro konstante rememorigas la studanton pri tiklaj gramatikaĵoj kaj jam instruitaj detaloj kaj resendas lin/ŝin al la apendico, kiu estas tre utila. Aldonita estas indekso, kiu ankaŭ helpas la studanton retrovi forgesitajn gramatikaĵojn.

Eraroj

Redaktoroj ne tre ŝatas, ke recenzantoj tro menciu komposterarojn, sed du eraroj en ĉi tiu libro iom ĝenis min. En unuo 6 (p. 24, la lasta linio) la vortoj „Rigardu ĉe unuo 33 la kuniĝon de artikoloj kun prepozicioj” devus esti „Rigardu ĉe unuo 23”. Mi perdis tempon, serĉante la referencatan lokon kaj nur kun iomete da malfacilo trovis ĝin. La dua eraro temas pri verba interrespondado de tensoj, kiu en la latinidaj lingvoj estas iom komplika afero kompare kun la simpla esperanta strukturo. En la unuo 73 (p. 157, la tria alineo) legiĝas: „Kiam la subordigita propozicio ... esprimas samtempecon ... tiam oni uzas la italan tempon indicativo imperfetto”. Tamen, en la ekzemplo, kiu sekvas, la dua parto de la frazo estas ne en indikativa imperfekta tenso, sed en la subjunktiva imperfekta. Tio estas konfuza por la lernanto. Se eventuale aperos represaĵo de la verko, tiuj eraroj devas esti korektitaj, sed ili estas preskaŭ la solaj neperfektaĵoj, trovitaj en la verko (krom en la unuo 95 (p. 208, la unua linio) la uzo de „subjunkcio” anstataŭ „subjunktivo”). Aliloke, la interrespondado de tensoj estas bone klarigita.

Amuza

La diversaj unuoj estas ilustritaj per amuzaj desegnaĵetoj, kiuj malpezigas la gramatikon. Ankaŭ la inkludo de sufiĉe longaj listoj de specimenaj frazoj kun aŭ sen la ĝusta prepozicio kaj la infinitivo estas tre helpa, ĉar tiaĵo en la itala povas esti iom malfacila.

Resumo: Malgraŭ la malgrandaj eraroj menciitaj, ĉi tiu lernolibro povas esti varme rekomendita al ĉiu, kiu volas bone paroli aŭ skribi en la itala lingvo.

Garvan MAKAJ'
Marco Mezzadri: Esenca lernolibro de la itala lingvo. Esperanta versio de Davide Astori. Eld. Guerra, Perugia, 2006. 251 paĝoj. Glubindita. ISBN 88-7715-917-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiam nutraĵo kaŝas putraĵon

En 2008 okazis granda skandalo en Ĉinio, kiam kelkaj kompanioj vendis pulvorigitan lakton, al kiu ili laŭplane aldonadis melaminon (toksan substancon), por ŝajnigi, ke ĝi enhavas grandan kvanton da proteino. Oni nombras, ke 300 000 infanoj estis viktimoj de tiu fraŭdo, dum 54 000 enhospitaliĝis kaj 6 mortis pro damaĝo en la renoj kaŭzita de melamino.

La ĉefa kulpulo pri la tuta afero estis la ĉina kompanio Sanlu, 43 % el kies akcioj posedis la nov-zelanda kompanio Fonterra. Multaj aliaj kompanioj partoprenis en la fraŭdo. Post la skandalo, Sanlu ruiniĝis, dum Fonterra perdis ne nur monon, sed ankaŭ sian reputacion. Kelke da homoj estis kondamnitaj pro la afero, kaj du el ili estis ekzekutitaj. Jiang Weisuo, kiu unue avertis la aŭtoritatojn pri la aldonado de melamino al la laktaĵoj, estis murdita en Xi'an pasintjare, kvankam ne estas klare, ĉu la murdo efektive rilatas al la averto.

Pulvorigita lakto

En 2013 okazis alia fiasko ĉe Fonterra, kiam ĝi revokis pulvorigitan lakton, destinitan al beboj. Ĉi-foje la kialo estis la ebla ĉeesto de la bakterio Clostridium botulinum, kiu kapablas kaŭzi botulismon. Fonterra revokis la infektitajn ujojn jam distribuitajn en Nov-Zelando aŭ eksportitajn al eksterlando (Ĉinio, Sri-Lanko kaj aliaj ŝtatoj). Theo Spierings, la direktoro de Fonterra, tuj flugis al Ĉinio por klarigi la manierojn elektitajn de Fonterra por haltigi la vendadon de ĝiaj eble infektitaj produktoj. Gary Romano, unu el la estroj de Fonterra, eksiĝis pro la eraroj, kiuj antaŭis la disdonon de la koncernataj produktoj. Ŝajnas, ke neniu infano spertis botulismon pro tia lakto.

En aŭgusto 2013 oni anoncis, post 195 pluaj testoj ĉe diversaj laboratorioj, ke la bakterio estis unue misidentigita. Temis pri la bakterio Clostridium sporogenes, kiu ne kaŭzas botulismon, kvankam ĝi ofte troviĝas en la grundo kaj en putraj manĝaĵoj. La konkludon, ke ĝi estas C. botulinum, estis farinta AgResearch (ŝtata agrikultura organizaĵo). La postajn analizojn plenumis aliaj laboratorioj en Nov-Zelando kaj en Usono por la ministrejo pri primaraj industrioj.

Tio, kio okazis, igis plurajn eksportistojn de la supre menciitaj produktoj perdi multan monon, ĉirkaŭ po du milionoj da NZ-dolaroj monate. La registaro tial decidis starigi fonduson de du milionoj da NZ-dolaroj por kompensi la malgrandajn kaj mezgrandajn kompaniojn koncernatajn.

Pomoj

La 25an de septembro 2013 la ministrejo pri primaraj industrioj raportis, ke Nov-Zelando haltigis la eksportadon de pomoj al Ĉinio ĝis la fino de la sezono, ĉar ĉinaj oficistoj trovis putraĵon en tri ekspedaĵoj de pomoj. La putradon kaŭzis la fungo Neofabraea alba, kiu ne kunportas riskojn pri nutra sekureco. La nov-zelanda registaro kaj la horta industrio diskutas nun la aferon kun ĉinaj oficistoj. La putrintaj pomoj devenis de kelkaj pakejoj en Hawke's Bay. Ĝis tiam Nov-Zelando eksportis 320 000 tunojn da pomoj al diversaj landoj kaj, el ili, 9 500 iris al Ĉinio.

Mielo

Similaj faktoj cetere ne estas maloftaj aliloke. Indas ekzemple mencii, ke en aŭgusto 2013 la angla ĵurnalo Sunday Times raportis, ke la t.n. Food Standards Agency (Organizaĵo por normoj pri manĝaĵoj) publikigis averton, laŭ kiu iuj mieloj vendataj en Britio kiel manuko-mieloj fakte venas de alia fonto. Mielo de la manuko-arbusto (Leptospermum scoparium) estas pli multekosta ol aliaj mieloj, pro la kuracaj ecoj, kiujn ĝi havas laŭ la produktantoj de vera manuka mielo. Necesas analizi la polenon en la mielo por determini la fonton de la mielo. Por rajti la uzadon de unuflora nomo, mielo devas enhavi minimume 70 % de tiuflora poleno.

Zorgemo

Fojfoje alarmo pri ebla danĝero en iu manĝaĵo estas pravigebla, kelkfoje ne. Sed ja estas pli bone erari pro troa zorgemo ol pro troa neglekto kaj maldiligento. Estas bedaŭrinde, ke industriistoj ne ĉiam rigardas la aferon sammaniere.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memmortigoj saltleviĝas

Se imiti faman frazon, eblus diri: „Ekonomio estas tro serioza afero, por ke ĝi restu ekskluzive en la manoj de registaroj.” La respektinda brita medicin-revuo British Medical Journal ĵus publikigis atentovekan esploron pri la kreskanta kvanto de memmortigoj en la tuta mondo de post la komenco de la ekonomia krizo en 2008. La esploro inkluzivis 54 landojn kaj konstatis plimultiĝon de memmortigoj je ĉirkaŭ 5 000 kazoj dum la jaro 2009 kompare kun la averaĝaj statistikaj donitaĵoj de la antaŭaj jaroj. Tiu plimultiĝo koncernis precipe virojn kaj plejparte rilatis al okazoj de maldungo.

Frapo

La ekonomia krizo, kiu en multaj landoj post jarkvino pludaŭras, kaŭzis fortan, eĉ detruan frapon en la tuta mondo: malgajnoj ĉe grandvendejoj kaj bankoj, samkiel perdoj de domoj kaj laborpostenoj, estis amasaj. Oni kalkulas, ke inter la jaroj 2007 kaj 2009 okazis proksimume 37 milionoj da maldungoj en la mondo. Unuafoje oni povis science ekzameni la influon de ekonomia krizo laŭ tutmonda skalo, dum antaŭaj esploroj priis nure lokajn aŭ regionajn sociajn fenomenojn.

Paulo Sergio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sergio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plej popularas Usono

Pli da homoj ol iam ajn antaŭe forlasis sian naskiĝlandon kaj loĝas en eksterlando. En 2013 elmigris 232 milionoj da homoj, aŭ 3,2 % de la monda loĝantaro, kompare kun 175 milionoj en 2000 kaj 154 milionoj en 1990. Tiel informis Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Vieno.

La plimulto de la elmigrintoj aĝas inter 20 kaj 64 jaroj. Tutmonde virinoj konsistigas 48 % de ĉiuj elmigrintoj.

Kalkulite estas, ke en 2013 loĝas en la sudo 82,3 milionoj da elmigrintoj, kiuj naskiĝis en la sudo. Iom malpli – 81,9 milionoj – venis el la sudo kaj nun loĝas en la nordo.

Hejmaj regionoj

La plej grandajn grupojn, kiuj loĝas ekster sia hejma regiono, formas azianoj kaj sud-amerikanoj. Ekzemple, en Eŭropo loĝas ĉ. 19 milionoj da azianoj, en Norda Ameriko 16 milionoj, kaj en Oceanio 3 milionoj.

Rilate enmigrintojn, Azio montras ekde 2000 la plej grandan kreskon. Laŭ John Wilmoth [ĝon ŭilmot], direktoro de la sekcio Loĝantaro de la UN-departemento pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj, tiu pliiĝo rezultas ĉefe de kreskanta postulo pri eksterlandaj laboruloj en nafto-produktantaj lando, ekzemple Malajzio, Singapuro kaj Tajlando.

Dek landoj

En 2013 duono de ĉiuj elmigrintoj loĝis en dek landoj: Usono (45,8 milionoj), Rusio (11 milionoj), Germanio (9,8 milionoj), Sauda Arabio (9,1 milionoj), Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (7,8 milionoj), Britio (7,8 milionoj), Francio (7,4 milionoj), Kanado (7,3 milionoj), Aŭstralio (6,5 milionoj) kaj Hispanio (6,5 milionoj).

En Usono pliiĝis la nombro de enmigrintoj inter 1990 kaj 2013 je preskaŭ 23 milionoj, egale al unu miliono da aldonaj enmigrintoj ĉiujare.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dek jaroj da helpo

Kvar landojn evoluige helpas Slovakio. Temas pri Kenjo, Sud-Sudano, Afganio kaj Moldavio. Diskutataj estis i.a. la principoj de la slovaka evoluiga helpo dum internacia konferenco en Bratislavo, Slovakio, en oktobro.

Malfermis la konferencon la slovaka vicĉefministro Miroslav Lajčák [lajĉak]. Ĉeestis pli ol 150 delegitoj el la kvar landoj kaj ankaŭ la EU-komisionano pri evoluo Andris Piebalgs. Jen la 10a datreveno de la komenco de slovaka evoluiga helpo.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉerkoĉare monoŝpare

Kiom da personoj oni bezonas por enterigi ĉerkon kun adolta kadavro? Normale necesas kvar personoj, kiuj per du ŝnuregoj kaj multe da sperto neŝancelante kapablas suben glitigi la objekton.

Sed kiel oni manipulas ĉerkon por nura prezentado en preĝejo aŭ en tombejohalo, ekzemple antaŭ kremacio? Probable nur du fortaj viroj sukcesas ŝovi ĝin en funebran aŭton kaj eltiri ĝin sur transportilon, gardante la pietaton.

Sed ankaŭ el tia paro la ekonomikistoj sukcesis elimini unu, profite al la enteriga firmao. Oni inventis ĉareton kun iksoformaj piedoj, fikseblan sube al la ĉerko, faldeblan, aŭte kuntransporteblan.

Radaksoj

Helpe de tiu inventaĵo unu sola homo povas movi la ĉerkon, kondiĉe ke la vojoj ne estas ŝlimaj, tro oblikvaj, ŝtupaj. Kvankam la radaksoj troviĝas sufiĉe proksimaj inter si kaj la ekvilibra punkto ne en la simetria centro, la kunligita tuto ŝajnas esti stabila.

Ne nur ĉerkoĉare ŝanĝiĝas la sepulta kulturo. Pli altan ŝparefikon jam kunportis la aktuala multobliĝo de urnaj enterigoj. Sufiĉas unu nigre vestita rolanto, kiu dignamiene kaj mildageste demetas la ujon en etan truon malmultajn decimetrojn sub la tersurfaco.

Multaj homoj propravole provas per tiu metodo modere redukti la altajn kostojn de moderna enterigo. Sed nur malmultaj el ili profitas mem de tiu ĉi ŝparemo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nenio plu eblas

„Nenio plu eblas” aŭ, france, „Rien ne va plus”: tion oni aŭdas, kiam ne plu eblas veti en la hazardludo ruleto. Nun tion oni diras en Albanio, kie la nova registaro socialista, venkinta en balotoj de junio 2013, fermis kontraŭleĝajn hazardludejojn.

En oktobro, dum tutlanda operaco, 6000 policistoj, impostistoj kaj inspektoroj de la ministerio pri financoj fermis 1000 hazardludejojn. Daŭras esploroj pri „industrio”, kiu forsuĉas verŝajne centmilionojn da eŭroj el la albana ekonomio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Minacas nova armado-konkuro

Konvencia militado estas kondukata per konvenciaj armiloj kaj batalkampaj taktikoj inter du aŭ pliaj ŝtatoj en malfermita konfronto. La fortoj en ambaŭ flankoj estas bone difinitaj. Ili batalas, celante sen kemiaj, biologiaj aŭ nukleaj armiloj precipe la kontraŭan armeon.

Kritikistoj komencas ekzameni la valoron de regulaj armeoj, en kiuj soldatoj alfrontas kaj konvenciajn kaj nekonvenciajn fortojn je neatenditaj okazoj kaj lokoj. Sukceso dependos de informaliro kune kun rapida analizo kaj kompreno de la situacio dum batalo.

Regulaj armeoj

En ampleksa koncepto malinstigo al milito estas bazita sur la kapablo venki batalantojn kaj surogatajn militistojn de malamikaj ŝtatoj. La militoj en Irako kaj Afganio montris, kiel grava estis por la alianciĝintaj armeoj la eblo batali kontraŭ ne nur regulaj armeoj sed ankaŭ neŝtataj organizaĵoj.

Ekstermado uzanta teleaviojn (senhomajn aerajn veturilojn konsistantajn el telekomandata roboto, angle drone) fariĝis ofta kontraŭterorisma rimedo.

Ekde tiam, kapabligitaj de progreso en informado kaj komputila teknologio, teleavioj fariĝis nerezisteble allogaj al militaj kaj policaj fortoj en evoluintaj landoj, samtempe liverante financan abundon al fabrikantoj.

Eta kolibro

Nuntempe, teleavioj varias inter grando simila al eta kolibro, uzata precipe por aera observado, ĝis la grando de aviadilo kapabla porti misilojn. Miniaturigo promesas la konstruon de teleavioj nutrataj de sunenergio ne pli grandaj ol insekto kun kapablo flugi preskaŭ senlime aŭ stirataj en konstruaĵojn kun celo spioni aŭ mortigi.

Kelkaj teleavioj estas diversmaniere komerce uzataj. Sed oni fokusiĝas pri milita aplikado. Komence oni uzis ilin precipe por observi kaj kontroli. Nun registaroj ilin aprobas por eliminado de la „malamiko”. Teleavioj spuras kaj atakas identigitajn militantojn aŭ individuojn, kies konduto, teleavie observata, redonas modelon de tipa militanteco.

Teknologiaj trajtoj

Teleavioj estas iloj. Malgraŭ iliaj taktikaj kaj teknologiaj trajtoj ili ne ŝanĝas la fundamentan econ de milito. Tamen ili malpligrandigas la kostojn, riskojn kaj postlasaĵojn de konvencia milito.

Aliflanke, kiel ĉiu militago, teleaviaj atakoj spronas neatenditajn sociajn kaj politikajn efikojn efektive ekster la regado de la militantoj.

Liberaluloj reflekse enkadrigas intencajn ekstermadojn kiel atencojn kontraŭ konstitucia kaj internacia juro. Malsame al torturo, planita ekstermado estas jure akceptata sub difinitaj kondiĉoj. La elekto, kiun leĝon apliki, estas kelkfoje politika decido ne bazita sur vidpunkto pure jura.

Ĝemelaj turoj

Milito kontraŭ terorismo komenciĝis en la nuna, grandskala formo post la atako de la 11a de septembro 2001 kontraŭ la t.n. ĝemelaj turoj en Nov-Jorko. La atako kreis etoson de timo, en kiu civitanaj rajtoj, moralaj konsideroj kaj ofte internacia juro havis rolon nur kiel pasive observantaj instancoj.

Estas pli kaj pli klare, ke teleaviaj atakoj plejparte anstataŭas tiujn de infanteriaj soldatoj. La proporcio de la financaj avantaĝoj dependas de la politika celo de la konflikto kaj la strategiaj cirkonstancoj de la atako.

Civilaj spektantoj

La absoluta manko de respondeco povas konduki al senbrida uzo de teleavioj en militoj. Nerealaj konceptoj pri militado fiaskas redoni veran nocion, kio estas konfliktejo. Krome pereigo de civilaj spektantoj pro teleavia atako ekster konfliktejo ne povas esti tolerata.

Laŭ la vidpunkto de armeo, teleavia programo estas esence sekreta operaco, relative malmultekosta rilate monon kaj pereojn, se komparata kun konvencia militado.

En longdaŭra periodo adopti teleavian teknologion estas afero perdita. Ĝi povos konduki al nova armado-konkuro kaj tiel starigi internacian ordon pli kaj pli perforteman kaj malstabilan – ordon dividitan inter tiuj kun teleavioj kaj tiuj sen ili, kiuj fariĝas viktimoj de ties atakoj.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malgaje pri patrino

Mia patrino estas mallonga, malgaja poemo plume de la ĉeĥa poeto kaj eseisto Otokar Březina (1868-1929). Ĝi pritemas lian mortintan patrinon. Laŭ Vikipedio, „lia poezia verkaro, staranta ofte surlime inter arto kaj filozofia meditado, apartenas arte kaj pense al la plej pintaj valoroj de la eŭropa literatura simbolismo”. Certe tiu ĉi poemo estas ekzemplo de tio.

La poŝlibro recenzota, fakte pli kajera ol libra, prezentas la originalan poemon en la ĉeĥa kaj bukedon da tradukoj. Troviĝas du preskaŭ identaj ĉeĥaj versioj de la poemo kaj tradukoj de la poemo en la sekvajn lingvojn: Esperanto, la angla, bulgara, franca, itala, latina, latva, hungara, germana, rusa, slovaka, serba kaj hispana. En kelkaj lingvoj prezentiĝas pluraj versioj – ekzemple, en Esperanto estas tri.

Bedaŭrinde, en unu el la du anglaj versioj kaj en la sola bulgara versio oni prezentas nur la unuajn tri strofojn el naŭ kaŭze de kopirajtaj limigoj.

Sago sanga

En la redaktora rimarko fine de la libreto oni raportas: „Diversaj ĉeĥaj eldonoj de Březina ... estas kripligitaj per preseraroj en la interpunkcio.” Tre bedaŭrinde, la kompilintoj de tiu ĉi modesta kajero daŭrigis tiun ĉi tradicion, eĉ samalinee.

Konsiderinde pli bedaŭrinde estas, ke ankaŭ en la poemoj mem estas komposteraroj. En la germana parto la recenzanto tuj trovis du. Tamen malgraŭ tio, oni povis plu kompreni la tekston. Simile ĝenetas eraro en la franca traduko, kiu, parenteze, forme diverĝas de la originalo, estante senrima kaj alipieda. Tamen ĝuste tiu elektita liberigo de la formo de la ĉeĥa originalo permesis al la tradukanto en la franca versio pli fidele transdoni la signifon, kio konsiderinde helpis la recenzanton.

En la dua el la tri esperantaj tradukoj de la poemo (ja ĝuste tiuj tradukoj estas la ĉefa celo kaj entute la precipa estkialo de tiu ĉi libreto memore al la 145a datreveno de la naskiĝdato de Otokar Březina) troviĝas ne plu ekkonebla senctorda eraro. Jen oni skribaĉas sur paĝo 15:

„De via morta sag' mi estas pala floro,”

Ĝuste estus:

„De via morta sang' mi estas pala floro,”

Temas pri la sango de la mortinta patrino, kaj ne pri pafita sago, kiu fakte rolas en antaŭa strofo. Tia miskompreniga komposteraro vere ne plu estas iel ajn pardonebla. Notu ankaŭ, ke la kompilinto en sia enkonduko skribas: „La esperantigitaj tradukoj ... ebligu pliajn tradukojn, ankaŭ en aliajn lingvojn, por ke la aŭskultado de Otokar Březina estu atingebla por ĉiuj, ankaŭ por neeŭropanoj.” Tiun Elizean celon la kompilinto pro akcidente alpafita sago, evidente, nun maltrafas.

Empirie, konjunktivite

Aldone, la kvalito de la esperantaj tradukoj apenaŭ atingas la kvaliton de ĉiuj tiuj nacilingvaj versioj, kiujn la recenzanto kapablis prijuĝi. Ekzemple, en la originalo figuras la frazo „pluki frukton kun gusto cindra de la Tempo-Arbo”. Tiun ŝlosilan figuron konservi sukcesis preskaŭ ĉiuj nacilingvaj tradukistoj – ĝi retroviĝas eĉ en la latina versio. En la unua esperanta versio ĝi ne rolas. En la dua ĝi iomete tordiĝis. Nur en la tria ĝi aperas laŭ la originalo kiel „tempo-arbo”, sed sencindrigita.

La unua traduko esperanten el 1920 entenas tro da elizioj kaj strangaj vortordoj. Aldone, en la dua strofo troviĝas plene nekonvena apliko de la vorto „buduaro” kaj en la sepa jen la stumbliga klopodo rimi la inpiedan „dormi” kun la virpieda „por mi”. Jen la unua strofo.

Tra viv' malgaje, kiel pentofarantino,
patrin' iradas mia sen parfum' kaj floroj,
frukt' seka, harda estis ŝia vivdestino,
sen refreŝiĝo pasis ŝiaj tag' kaj horoj.

La dua traduko esperanten el 1970 estas pli bona kaj jam ege pli verkfidela. Aldone, ĝi strebas kopii la virajn cezurojn de la originalo. Jen la unua strofo.

Kun trist' de pentulin' patrino mia iris
tra vivo sen kolor', sen florodor', sen helo,
ŝi sekajn fruktojn nur de vivoarbo ŝiris,
kun cindra gusto kaj sen refreŝiĝ' sub ŝelo.

Almenaŭ nun menciiĝas la „cindra gusto” kaj entute iuspeca „arbo”.

La tria versio el 2012, kvankam sen cezuroj, estus eble la plej bona, se la tradukanto ne ege mise elektus du vortojn. Sed unue, jen la unua strofo.

Patrino mia, pentantin' sur trista vojo,
tra tagoj sen koloro, floroj, brilo iris:
nur vivofrukton sekan, plenan de malĝojo,
sen refreŝiĝo ŝi de tempo-arbo ŝiris.

Ne malbone, kvankam la „cindra gusto” iel falis de la ĉaro. Tamen vere iomete strange impresas ĉi-versie la posta enmeto de du sciencaj fakterminoj, kiuj normalokaze ne aperu en poezia verko – nome „konjunktivito” kaj „empirio”. Aliflanke, Březina estas konata pro uzado de ankaŭ sciencaj vortoj en siaj verkoj, do, supozeble, la tradukanto nur pro tio kuraĝis subite sciencumi. Tamen en ĉiuj alilingvaj tradukoj oni uzis pri la ruĝigitaj okuloj „inflamo”, aŭ simile, kaj vere neniu ekhavis la ideon paroli rilate vivdaŭran laborpenon pri „empirio”, ja scienca termino, fakte tie ĉi plene misuzata.

Kurse kaj ekskurse

Tiu ĉi tiom deprima, kiom aprezinda poemo estas sendube leginda kaj ne malpli la tradukoj. Kiu interesiĝas pri la tradukado de poezio kaj scipovas kelkajn el la prezentitaj lingvoj, nepre aĉetu la libron. Oni povas ja bonege studi „kiel fari” kaj „kiel ne fari” kaj baze de la nacilingvaj tradukoj ekkoni, kio estu poezitraduke atingebla. Entute la libreto estus tre nutra furaĝo kadre de perfektiga kurso por progresintoj.

Iomete nekutima estas la kunlibra aldono de turisma porkomputila lumdisko (DVD, HTML), speco de kroziltaŭga virtuala ekskurso tra la regiono, kie la poeto vivis kaj verkis. Ĝi entenas ĉirkaŭrigardeblajn bildojn kaj skribitajn priskribojn en Esperanto, la angla kaj la ĉeĥa. Fona muziko mankas.

PEJNO Simono
Otokar Březina: Moje matka – Mia patrino. Diverslingve. Eld. Svitavy, Jaroměřice nad Rokytnou, 2013. 39 paĝoj. ISBN 978-80-260-4386-7. Poŝlibro 20,6 x 13 x 0,5 cm, plus porkomputila turisma DVD.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unu horo da regeo kun Jonny M

Post sia senpage disdonita disko Pli ol espero nun Jonny M kreis plenan albumon, nomitan Regestilo. Tio estas trafa titolo, ĉar krom la du kunlaboraj kantoj Eternan lumon kun Tone kaj Majstroj de l' diskej' kun Eterne Rima ĉiuj estas tipe regeaj kantoj. Bona novaĵo do por la ŝatantoj de tiu stilo, sed aliaj facile enuos pri la ritmoj ripetemaj. Unu favora escepto, krom la du menciitaj kantoj, estas la unua numero Dankon. Ĝi vekas nerezisteblan ĝojon en ĉiuj aŭskultantoj, kaj tiel post la sukcesa En Somero Jonny M konfirmas sian talenton por verki senhezite optimismajn kantojn sen soni kliŝe. Konsiderante ankaŭ la junan aĝon de la artisto (nur 20!), ni certe povas esperi je riĉa kariero de Jonny M.

Jonny M: Regestilo. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2013. 15 titoloj, daŭro 58:56 min.
Rogier HUURMAN
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rogier Huurman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Longe atendita, ne perdita

Ni devis kvin jarojn atendi por tio, sed la nuntempe eble plej populara muzikgrupo de Esperantujo aperigis sian trian albumon: ĉiamen plu. Jam en 2011 ĝi anoncis la albumon kaj aŭdigis la unuajn kantojn, sed post tio ankoraŭ ni devis iom atendi. Sed tute indis, ĉar la fina produkto estas granda verko de amo: estas dancigaj popkantoj kiel pluku ne la florojn, televido kaj plastokanto, sed ankaŭ trankvilaj kantoj alia aventuro, ne eblas kalkuli kaj rulu trajn'. Ankaŭ ne mankas la por LPG kutimaj politikaj mesaĝoj, plej trafe en la dizertanto. Indas multfoje aŭskulti la kantojn, dume legante en la bela tekstlibreto kun fotoj de la grupanoj, kiu akompanas la diskon. Tamen eĉ kun la teksto antaŭ vi vi mirus pri la enhavo de domoarigato, ubuntu kaj multaj aliaj kantoj, en kiuj LPG libere enverŝas memelpensitajn vortojn inter la konatajn. Tiu ĉi do ne estas disko por la lingvopuristoj, sed por la muzikŝatantoj!

La Perdita Generacio: ĉiamen plu. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2013. 13 titoloj, daŭro 58:04 min.
Rogier HUURMAN
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rogier Huurman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne plu kunsidu - kunstaru!

Mi atingis aĝon (aŭ aĝo atingis min), en kiu mi komencas forgesi aferojn, kiujn mi malkovris aŭ lernis antaŭ multaj jaroj. Mi rifuzas tro perturbiĝi. Mi argumentas, ke sendube en la daŭro de la jardekoj, kiujn mi travivis, necesis sorbi tiom da faktoj kaj scioj, ke informoj ne plu aktualaj estas forpuŝitaj.

Evidente mensan kadukiĝon, maljuniĝon, stultecon ktp mi rifuzas kulpigi. Aliaj homoj, eble, malkonsentos: ili kredu, erare, kion ili volas.

Tamen la afero jenas. De tempo al tempo mi renkontas – efektive rerenkontas – faktojn, kiuj iam ornamis la vivon. Ilin mi salutas kiel malnovajn amikojn: duonforgesitajn samlernejanojn aŭ kolegojn, kun kiuj mi iam dividis studadon aŭ laboron, ludojn aŭ bierojn, ĝis intervenis la sorto por elekti aliajn vojojn.

Do, ĉi-spirite, mi malkovris lastatempe anekdoton al mi nebule konatan sed forbalaitan antaŭ jaroj sub la tapiŝon de la tempo. La brita reĝino Viktoria, mi legis, insistis, ke dum kunvenoj de ŝia intima konsilantaro (angle privy council, konsistanta precipe el altrangaj parlamentanoj) ĉiu staru. Kunsido fariĝis, fakte, kunstaro.

Viktoria tre bone konsciis, ke konsilantaro, komforte sidanta, emus nenecese plilongigi kunvenojn. Starante, tamen (kutimo, kiu daŭras ĝis hodiaŭ, kiam la nuna reĝino renkontas siajn konsilantojn), la parlamentanoj diros nur tion, kio direndos, kaj poste forhastos al siaj kluboj, amatinoj aŭ, esceptokaze, al siaj deputito-devoj.

Kia bela ideo! Nu, ne la kluboj aŭ la amatinoj (tamen al ĉiu laŭ sia gusto), sed la nocio pri kunstaro. Kial mi ne rekomendis, ekzemple, ke oni kunstaru, kiam dum aparte freneza periodo en mia universitata kariero mi fariĝis ne docento sed kunvenisto?

Temis pri epoko, kiam mia instituto kunfandiĝis kun alia. Necesis kunvenoj, por decidi kiu faros kion. Tamen verdire neniu decidis: oni nur kunvenis. Kaj kunvenadis. Fine kolegoj diris, ke tiom da senrezultaj kunvenoj kondukas nenien ... kaj iom post iom ili ne plu partoprenis.

Tio malplaĉis al la ĉefaro, kiu dissendis klaran instrukcion: Eĉ se laŭhorare vi instruu, tamen okaze de kolizia kunveno samhora vi nepre ĉeestu ĉi-lastan. Alivorte, pli gravis kunveni ol instrui. Tiel mi fariĝis profesia ĉeestanto ĉe tedaj kunsidoj – do, jes, kunvenisto.

Tio memorigas pri amiko mia, kiu dum sia profesia vivo okazigis kunvenojn ne je difinita horo aŭ duonhoro, sed ĉiam sep minutojn post, aŭ ok minutojn antaŭ la horo. Tiel, li diris, kunvenoj ne fariĝu rutinaj. Eble pro tia revolucia koncepto oni lin frue emeritigis.

Miaopinie kunstaro, anstataŭ kunsido, multe faciligus la vivon de tiuj, kies profesia ekzisto konsistas pli kaj pli el kunvenoj, do ŝajna aŭ kvazaŭa laboro, neniel fara aŭ spirite, eĉ komerce, riĉiga. Kunstaro ŝparus tempon, liberigus homojn por krei, inventi, anstataŭ simple jesi, konsenti. Senlimaj do la benoj por la homa raso!

Novjare oni faras rezoluciojn. Do jen mia, kiun ni ĉiuj adoptu: neniam kunsidu, sed kunstaru. Kaj, silvestre tostante, levu glason al la saĝa reĝino Viktoria. Kiu diras, ke monarkioj senvaloras?

Intertempe mi deziras al vi ĉion bonan dum la venonta, kunstarada jaro – kaj evidente agrablan legadon, kaj kontribuadon, al MONATO dum 2014.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pasive en la estontecon

En 2013 la banko Raiffeisen [rajfajzn] ekfunkciigis la unuan tiel nomatan pasivan oficejan turdomon, kiu estas la plej granda pasiva domo en la mondo.

Pasiva domo mem produktas sian energion el renovigeblaj fontoj. Por havi la titolon „pasiva domo” necesas atestilo de sendependa instituto, ĉi-okaze la Aŭstra Asocio por Daŭripova Konstruado.

Por la Raffeisen-konstruaĵo, kiu staras apud la Danuba Kanalo, la asocio aljuĝis 949 el 1000 poentoj.

Kostoj

La pasiva domo kostis 84 milionojn da eŭroj – 5 milionojn pli ol per kutima konstrumetodo. Sed oni daŭre ŝparos energikostojn, kaj post 14 jaroj la pliaj kostoj estos amortizitaj.

La du-metrojn dika fundamenta plato kaj la ses keloetaĝoj profundas 19 metrojn. Tial necesis stabiligi la grundon sub apudaj konstruaĵoj. Problemon kreis ankaŭ la premo de la grundakvo. La duona konstrudaŭro necesis nur por la subteraj partoj. Supre de la stratnivelo leviĝas 20 etaĝoj, kiuj kune altas 100 metrojn.

El diversaj fontoj venas la energio por varmigi dum vintro kaj malvarmigi dum somero: tervarmo, biogaso, suno kaj, se necese, proksima rubobruligejo. La duktoj, kiuj kondukas tervarman akvon en la domon, longas 45 km kaj parte troviĝas je 40 m sub la stratnivelo.

Komputiloj

Pro la konstrumetodo oni ŝparas ĉiujare 2,5 milionojn da kilovathoroj da elektra energio. Tio signifas jare 500 000 eŭrojn. Ankaŭ varmo el la multaj komputiloj hejtas la domon, superflua varmo eĉ apudan banejon.

La 10 000 kvadratmetra vitra fasado estas multtavola: interne tritavolaj fenestroj izolitaj, ekstere plia vitra tavolo, kiu fortenas en somero la varmon kaj samtempe ebligas aerumadon, ankaŭ dum forta vento. Akvo el la apuda kanalo malvarmigas la domon dum la varma sezono.

Teretaĝe situas publikaj lokoj, inkluzive de kafejo. Infanĝardeno povas esti frekventata ankaŭ de infanoj de dungitoj en apudaj burooj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plano pri partnereco

Fine de oktobro oficiale vizitis Slovakion François Hollande, la prezidanto de la Franca Respubliko.

Li renkontis la prezidanton kaj la ĉefministron de Slovakio kaj malfermis en Bratislavo ekspozicion pri franca gotika arkitekturo. Inter la temoj traktataj dum pintkunveno troviĝis politiko, ekonomio, instruado kaj kultura kaj scienca kunlaboro.

Strategio

La ministroj pri eksterlandaj aferoj de Slovakio kaj Francio subskribis dokumenton „Agadplano de strategia partnereco 2013-2018”.

La unua oficiala vizito de franca prezidanto koincidis kun ne nur la 20a datreveno de la sendependiĝo de Slovakio sed ankaŭ la 95a datreveno de la ekesto de la iama Ĉeĥoslovakio, en kiu rolis Francio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Abenomiko, aŭdaca defio

Estas sciate, ke la japana ekonomio, la trie plej granda en la mondo, jam delonge suferas de du gravaj malsanoj, t.e. deflacio kaj grandega ŝtata ŝuldo. La registaro dum pluraj jardekoj tenadis politikon de nul-interezo kaj malavaraj financoj, sed ŝajnas, ke tiu politiko pligravigis la malsanojn. La grafikaĵo klare montras la malsukceson dum la lastaj ĉ. 15 jaroj.

La registaro de Abe Ŝinzo, kiu enposteniĝis decembre 2012, sin lanĉante por definitive eliri el la deflacio kaj enordigi la financojn, enkondukis aŭdacan ekonomian politikon, nomatan abenomiko. La abenomiko konsistas el tri kolonoj: la unua kaj plej grava estas tute libera monlivero, la dua estas malavaraj publikaj elspezoj kaj la tria, strategia plano por kreskigo de la ekonomio.

Trikolona agadplano ...

La unuan politikon tuj lanĉis la Banko de Japanio, la centra banko sub la gvido de nova prezidanto Kuroda, fidela al la abenomiko. Li anoncis, ke la banko celas inflacion de 2 % en du jaroj, kaj por tiu celo aĉetos 756 miliardojn da eŭroj1 da ŝtataj obligacioj, kaj plu aĉetos 70 % de la nove emisiotaj ŝtataj obligacioj. La kvanto de la mono tiumaniere fluanta en la merkaton estos enorma: la skalo de la japana ekonomio estas duono de tiu de Usono, sed la kvanto de la mono estos duoble pli granda. La efiko de tiu monpolitiko tuj aperis: akciaj kurzoj altiĝis kaj la kurzo de la eno malaltiĝis. Rezulte, la akciuloj profitis kaj komencis elspezi por luksaĵoj kiel eksterlandaj aŭtoj. Ankaŭ la firmaoj okupiĝantaj pri eksportado gajnis. Dume la prezoj de importaĵoj inkluzive de petrolo kaj manĝaĵoj altiĝis kaj premis la vivon de la popolanoj (MONATO, 2013/04, p. 17-18).

Ĉu tiu abunda mono enfluas en la realan ekonomion kaj kreas efektivajn mendojn, precipe por nova investado de firmaoj? Bedaŭrinde ne, ĉar la bankoj ne povas trovi prunteprenantojn. La granda parto de la mono nur cirkulas inter la centra banko kaj la privataj komercaj bankoj. Je la fino de septembro 2013 restas pli ol 756 miliardoj da eŭroj en la kontoj de la komercaj bankoj ĉe la Banko de Japanio. Alian parton de la mono luas eksterlandaj heĝfondusoj2 por spekulado.

La dua kolono, malavaraj publikaj elspezoj, estas tradicia prodigado de mono. Burokratoj kaj politikistoj akumulis buĝetajn proponojn sub la preteksto de rekonstruado de la regiono damaĝita de la cunamo kaj antaŭgarda fortikigo de la lando kontraŭ giganta tertremo iam okazonta en la centra parto de la lando. Do, la ĉi-jara ŝtata buĝeto atingos 700 miliardojn da eŭroj, duono de kiuj estos pagita per ŝtataj obligacioj, kio plu akumulos la sumon de obligacioj ĝis nivelo egala al duoblo de la malneta enlanda produkto (MEP), kaj malfaciligante la taskon reordigi la ŝtatajn financojn.

La tri-kolona politiko desapontis multajn homojn, ĉar la plejparto de ĝi estas ripete proponita banala politiko kiel stimulado de la ekonomio kaj abolado de reguloj por faciligi novan investadon de firmaoj.

... neniun problemon solvis

Ĉu la abenomiko ĝuste komprenas la kaŭzon de la deflacio de Japanio kaj trafe klopodas solvi la problemon? La abenomiko, bazita sur la doktrino de monetarismo (monkvanta doktrino), intencas solvi la problemon manipulante la kvanton de la mono. Sed jam ni vidis supre, ke la monpolitiko nur pliriĉigis la havulojn. La grafikaĵo ĝuste montras, ke la kaŭzo de la deflacio kuŝas en malalta laborpago. Multaj firmaoj, por rivali kun eksterlandaj firmaoj en la tutmonda merkato, volis malgrandigi la laborkoston, kaj la registaro helpis ilin ŝanĝante la leĝojn pri dungado por krei neregulan laborforton. Do, la firmaoj sukcese malaltigis salajrojn. Rezulte, en la lastaj 14 jaroj la laborpago reduktiĝis je 12 %. Dume ordinaraj profitoj de japanaj firmaoj pligrandiĝis je 63 %, kaj ili nun posedas 2,3 duilionojn (bilionojn) kiel internajn rezervojn. Evidente la malaltigo de salajroj malaltigas la postuladon, la konsumadon kaj la okupatecon en Japanio. Nun la sukceso de la kapitalistoj turmentas ilin mem kaj, ironie, la registaro de Abe devas interveni por peti kapitalistojn altigi la pagon por laboristoj.

Konklude, multaj pridubas la sukceson de la abenomiko bazita sur malĝustaj teorio kaj diagnozo. Ankaŭ aŭdiĝas avertoj, ke se eksterlandaj investantoj kaj heĝfondusoj rigardos la japanan politikon pri malgrandigo de ŝtataj ŝuldoj kiel neseriozan, ili forvendos japanajn ŝtatajn obligaciojn. Tio subite malaltigus la kurzon de la obligacioj kaj samtempe altigus iliajn interezojn. Tio signifus, ke la japana registaro jam ne povos pagi interezon, eĉ ne povos prepari ŝtatbuĝeton.

ISIKAWA Takasi
1La nombroj en la artikolo estas la proksimumaj kontraŭvaloroj en eŭroj. La valoro de unu eŭro variis inter 100 enoj (novembro 2012) kaj 135 enoj (oktobro 2013).
2Heĝfonduso (angle hedge fund) aŭ spekulfonduso estas specifa tipo de investa fonduso, kiun karakterizas spekula investa strategio. La heĝfondusoj ofertas grandan profiton, sed kun granda risko. (laŭ Vikipedio)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingva emo kaj deprimo

Deprimo (ankaŭ konata kiel depresio) estas malsano, kiun oni taksus rimarkinde disvastiĝinta dum la lastaj jardekoj. Ankoraŭ tamen estas dubo, ĉu la kvanto da deprimitoj efektive plimultiĝas aŭ simple kuracistoj en la nuna epoko diagnozas pli ofte tiun malsanon. Fojfoje estas malfacile por kuracisto distingi mildajn kazojn de depresio de la tiel nomata „ordinara malĝojo”, kiun multaj homoj spertas. Ne ekzistas objektiva testo por tion fari. Tio ĉi povas eventuale konduki al misa flegado.

Stilo

Nova esploro montris, ke deformita lingvaĵo povas helpi kuracistojn ĝuste diagnozi mildan depresion kaj distingi ĝin de kutima malĝojo. La esploro konsideris pli ol 200 homojn, kiujn oni petis verki etan tekston. Kompare kun sanaj homoj, la efektive deprimitoj uzis pli da vortoj, montris pli da raportado ol da analizado, uzis pli da elipsoj, pli da ripetoj, pli da memcentraj ideoj kaj pli da verboj en preterita tempo (is-formo). Iliaj frazoj estis ankaŭ pli simplaj. Pacientoj trapasantaj normalan malĝojon uzis similan stilon. Ili pli ofte uzis verbojn en prezenca tempo (as-formo), skribis pli ofte pri altruismo, memrealiĝo kaj socia stato kompare kun la patologie deprimitoj.

La esploristoj konkludis, ke rilate al la deprimitoj necesas, ke la fakuloj ne nur atentu pri iliaj plendoj, sed ankaŭ kaj ĉefe pri la maniero, kiel ili tion faras. Alivorte, nepras atenti pri la uzo de ŝlosilaj vortoj kaj pri semantikaj tendencoj.

Psikozo

Tiun novan esploron oni prezentis enkadre de la lasta kongreso pri nervo-psiko-farmakologio. Oni uzis matematikan metodon por analizi la lingvaĵon de la pacientoj, tiel ke oftaj lingvoformoj estu klare notitaj. La eltrovoj estis tiel netaj, ke fakuloj jam rekomendas ĝin por ĝusta diagnozado. Cetere, lingvaj karakterizaĵoj estas trovataj ankaŭ en aliaj mensaj malsanoj. Interesa estis la komento de la ĉefa esploristino, la rusa doktorino Daria Smimova: „Oni diras, ke psikozo estas la prezo, kiun Homo sapiens pagas pro tio, ke li tro frue havigis al si la lingvokapablon.”

Paulo Sergio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sergio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kisojn el Oksfordo

Kiso estas iom pli ol nura kiso laŭ la esploristoj Rafael Wlodarski kaj Robin Dunbar, el la brita universitato de Oksfordo. Ili ĵus aperigis du artikolojn tiurilate en la revuoj Archives of Sexual Behavior kaj Human Nature. Pli precize, la du fakuloj pri psikologio uzis interretan demandaron por analizi la homan sintenon koncerne kisojn. Ili celis kompreni, kiu teorio eksplikas pli bone la kisan fenomenon, ĉu kisado okazas por veki amon, ĉu por sekse allogi am-partnerojn aŭ ĉu por cementi homajn rilatojn. Interesa fakto estas, ke homoj ne estas la nura specio, kiu kisas. Ĉimpanzoj kisas, kvankam – se diri la veron – ne tiom ofte kiom homoj.

Taksado

Pli ol 900 personoj, havantaj 18-63 jarojn, kompletigis la internacian demandaron. Iliaj respondoj sugestas, ke ĉiuj el la supraj teorioj siamaniere kaj parte pravas. Oni trovis, ke la ofteco de kisoj ja havas rektan ligitecon kun la kontentigeco de rilatoj, tamen ne kun la kvanto de seksaj rilatoj. La rezultoj krome sugestas, ke kisado helpas taksi la genetikan kvaliton de ebla partnero. Kisado ne estas nura enkonduko al seksumado. La esploro malkovris interalie la fakton, ke viroj kaj virinoj havas malsaman sintenon pri kisado. Ŝajnas, ke por virinoj kisado estas pli grava.

Konfirmo

Finfine, la homaj rilatoj estas kompleksaj kaj kisado estas nur unu inter la multaj elementoj, kiuj ilin karakterizas. Pli da esplorado verŝajne bezonatas, sed, ĝis venonta konfirmo (aŭ demento), la verkinto konsilas: oni plu kisu!

Daniel GRASSAM

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Daniel Grassam el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Testo trapasita

Okazis komence de novembro unuafoje tra la tuta Kosovo elektoj por lokaj gvidantoj. Ĉirkaŭ 1 700 000 voĉdonantojn atendis 2000 elektejoj de 33 municipoj. Prezentis siajn kandidatojn 103 partioj, el kiuj 33 estis serbaj.

Ĝenerale oni taksis la elektojn regulaj kaj demokratiaj. Nur en Mitrovica, en la nordo, kelkdekoj da maskitoj, laŭdire eksaj anoj de la serba ĝendarmaro, eniris balotejojn, minacis civitanojn kaj komisionanojn, forprenis balotkestojn kaj ilin bruligis. Decidite estis ripeti la elektojn en Mitrovica.

Venkis

Krom tio serboj, same kiel albanoj, voĉdonis normale en aliaj municipoj. Ili venkis tie, kie ili konsistigas plimulton.

Ĉi tiuj elektoj certigos la aŭtoritaton de la centra registaro en ĝia teritorio. Ili helpos forpuŝi krimajn organizaĵojn ĝis nun aktivajn en la norda parto de la lando.

Reprezentantoj de Eŭropa Unio opinias, ke Kosovo trapasis demokratian teston kadre de la tiel nomata stabiliga kaj asociiga procezo, laŭ kiu ŝtato akceptas laŭnecese reformi kondiĉojn politikajn, ekonomiajn, komercajn aŭ homrajtajn cele al eniro en la union.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ankaŭ redaktado konas siajn limojn

Mi ĵus legis la redaktitan, kaj supozeble plibonigitan version de mia artikolo Malkonsento pri landlimoj, nun titolita Ankaŭ paco konas siajn (land)limojn (MONATO 2013/11, p. 6) kaj mi ege surpriziĝis, ke (laŭ la redaktaĵo) la loĝantoj de Ĝibraltaro interesiĝas pri la divido de Irlando. La publikigita versio vortiĝas tiele: „Tamen, en Ĝibraltaro, oni pli-malpli akceptas la dividon de la t.n. Verda Insulo ...”

Fakte mia originala teksto tiele vortiĝas: „Kompreneble, la plimulto de la loĝantoj de Ĝibraltaro, kiuj decidis en referendumo, ke ili volas resti britoj, kaj la nordirlandanoj kaj ŝtatanoj de la Respubliko, kiuj kun pli aŭ malpli da entuziasmo akceptis (almenaŭ provizore) la aktualan situacion, ne rigardas ĝin kiel krudan koloniismon, sed kiel nerezisteblan decidon de la majoritato. Tamen, ĉar konstante pliiĝas la nombro de infanoj de la nordirlandaj familioj, kiuj elektas irlandan naciecon, la tieaj demografiaj ŝanĝoj povos iutage estigi respublikistan plimulton, kaj do eventualan unuiĝon de la insulo.”

Mi supozas, ke la bonaj ĝibraltaranoj tute fajfas pri la disdivido de Irlando. Supozeble, ili jam havas sufiĉe da propraj problemoj – sen mencii la najbarajn hispanojn.

Garvan MAKAJ'
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eŭropo: nepras forta, centra administrado

Eŭropa Unio naskiĝis el la cindroj de la dua mondmilito kaj el la turmentiĝo de la frua malvarma milito kiel projekto por konstrui kaj subteni pacon kaj prosperon tra la kontinento. Por plenumi sian mision en la 21a jarcento ĝi antaŭen paŝu al pli granda integriĝo.

Malpreciza mandato kaj manko de institucia klareco kernas kiel kurantaj problemoj de la organizaĵo.

Krom se la triopo Eŭropa Komisiono, Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Parlamento povos legitimiĝi inter la eŭropaj ŝtatanoj kaj transformi la union en veran federacian unuiĝon kun komunaj fiskaj kaj ekonomiaj politikoj harmonie al la eŭro, Eŭropo maltrankviliĝos pri sia estonteco. Ĝi daŭre trovos, ke ĝia socia modelo estas ruinigita de pli kaj pli konkuranta tutmonda ekonomio.

Ŝuldokateno

La unua paŝo estu disvolvi strategion bazitan sur ekonomia kresko kaj tiel eskapi el la kuranta ŝuldokateno. Strukturaj reformoj povas sukcesi nur lige kun kreska prognozo.

Por subteni reformon, la unio bezonas klaran vojon pri legitimiĝo sed, en alia flanko, limigitan centran administradon. Tiurilate necesas krei administran instancon kontroleblan de eŭropaj ŝtatanoj. Oni do akceptu la plifortigon de la parlamento kiel suba leĝofara ĉambro kaj la konsilio kiel supera.

Subsidiareco

La ŝlosilo por krei federacian Eŭropon kun legitimitaj regantaj institucioj dependas de la taŭga efektivigo de la principo pri subsidiareco, kie la plej altaj niveloj de la registaro respondecas nur pri tiuj funkcioj, kiuj ne povos esti plenumataj en plej malaltaj niveloj.

Proponantoj de federacia Eŭropo devas prezenti sian aferon al pli kaj pli skeptika eŭropa publiko. Ne sufiĉos reliefigi nur la gajnojn de unuiĝinta kontinento havanta la plej grandan merkaton kaj plej liberan moviĝadon de laborfortoj kaj kapitalo en la mondo. Nepras, se la kontinento volas sukcesi en la kreskanta tutmondiĝo, ankaŭ rekoni la netaŭgecon de la ekzistantaj strukturoj de Eŭropo.

Eŭropo havas hodiaŭ 7% de la monda loĝantaro, fabrikas 25% de la produktaĵoj en la mondo kaj kalkulas je 50% de la monda sociala elspezo. Sen reformoj, la financado de ĝia malavara ŝtata bonfara servo fariĝos pli kaj pli malfacila en treege konkuranta internacia ekonomia medio.

Kantonoj

La historio donas ekzemplojn de sukcesaj politikaj federacioj. En la 1780aj jaroj Usono estis maldense loĝata manpleno da novaj ŝtatoj kun komunaj kulturo kaj lingvo. Tamen la ekzemplo ne taŭgas por la hodiaŭa Eŭropo. Homoj loĝantaj en la svisaj kantonoj bezonis jarcentojn por konatiĝi unu kun la aliaj. Sekvis longa konfederacia periodo antaŭ ol moviĝi al plena federacio en 1848. Tiu transiro plenumiĝis nur post historia momento de grandaj puŝoj inter liberaluloj kaj konservativuloj, protestantoj kaj katolikoj.

Lasinte jardekojn da iompostioma integriĝo malantaŭ si, kaj nun troviĝante ene de rapide ŝanĝiĝanta mondo, Eŭropo moviĝu post jaroj aŭ jardekoj, ne post jarcentoj, al plena politika unuiĝo. Estus utile sekvi la svisan modelon.

Liberaj merkatoj gravas, precize ĉar ili ebligas al homoj sen komuna identeco kune labori, eĉ se ili reciproke sin malamas. Ĝis nun bone funkciis en Eŭropo tia integriĝa procezo. Sed por solidigi tiujn atingojn la eŭropaj institucioj sekvu sukcesojn jam atingitajn de la merkatoj. Tiuj institucioj estu limigitaj por liveri servojn de komuna intereso, kun minimuma interveno en la ordinaran vivon de naciaj membroŝtatoj.

Financoj

Eŭropo bezonas fortan sed limigitan centran administradon kun kiel eble plej multe da loka diverseco kaj ekvilibro de prioritatoj. Sektoro nepre bezonanta pli centran reguligon kaj institucian direkton estas tiu de financoj.

Estas kritikinda la ideo, ke membroŝtatoj konservu malsamajn regulojn ene de komuna spaco, kie financaj institucioj libere funkcias. Foresto de unuforma regularo kaŭzos maltrankvilon okaze de estontaj financaj krizoj en la tutmonda ekonomio. La eŭropaj landoj nepre interkonsentu pri reciproka traktado de la pagbilanco de eksterlanda komerco kaj pri la harmoniigo de minimuma impostado kun la celo financi la komunan eŭropan buĝeton.

Kvankam federacia Eŭropo estu malfermita al ĉiuj eŭropaj membroŝtatoj, registaroj decidu, ĉu aliĝi, pro longdaŭraj avantaĝoj, aŭ ĉu eliĝi, ĉar ne eblas akcepti kondiĉojn truditajn de altaj instancoj. Estas iluzio la kredo, ke forta politika unuiĝo povas esti konstruata sur malforta lojaleco rezultinta de riproĉeblaj traktatoj. Ĝi fontu el popola mandato.

Solvoj

Ne mankas solvoj. Ekzemple, la Eŭropa Parlamento povus elekti la gvidanton de la Eŭropa Komisiono, kiu siavice organizus kabineton de ministroj el la grandaj politikaj partioj funkciantaj en la parlamento. Tio inkluzivus financan ministron kun la kapablo starigi impostojn kaj pretigi konsiderindan buĝeton por la tuta unio. La fokuso de la financa ministro estus makroekonomia kunordigado, kaj ne mikroekonomia administrado.

Aliaj postenuloj en la kabineto respondecus pri la supernacia eŭropa administrado de defendado, eksterlanda politiko, energifontoj, infrastrukturo kaj similaj. Pri aliaj aferoj respondecus naciaj registaroj ene de la federacio. La Eŭropa Juĝkortumo arbitracius disputojn inter la komisiono kaj la membroŝtatoj.

Tamen restas kerne, ke la nuna sistemo ne kontentige funkcias. Elekti pli intiman integriĝon ol la nunan pli-malpli liberan sistemon estus multe pli prudente kaj alloge.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rivelinto regalita

Ekde la somero 2013 dominas novaĵbultenojn raportoj pri Edward Snowden, usonano, kiu malkaŝis sekretojn pri la nun malpli sekretaj servoj kaj kiu fuĝis azilpetante al Rusio.

Komence de novembro la verdula germana parlamentano Hans-Christian Ströbele [hans-kristjan strébele] raportis pri sia renkontiĝo kun Snowden en Moskvo.

Ströbele volis paroli kun Snowden, por ke tiu klarigu, kiel kondutis la usona Nacia Sekureco-Agentejo rilate Germanion, ĝiajn civitanojn, kancelieron, federacian registaron kaj parlamentanojn. Pri tiaj demandoj la germana registaro antaŭe ne montris intereson.

Premio

En Moskvo Ströbele transdonis dokumenton por premii Snowden kiel rivelanton (angle: whistleblower). La premio estas aljuĝata ĉiun duan jaron al tiu, kiu malkaŝas aferojn, kiuj minacas la medion, socion, pacon kaj la homaron ĝenerale.

La premion aŭspiciis la internacia asocio de advokatoj kontraŭ nukleaj armiloj kaj la unuiĝo de germanaj sciencistoj. Siavice Snowden transdonis leteron al la germana registaro.

Preteco

Nur post la Ströbele-vizito la registaro montris pretecon kontakti Snowden. La federacia ministro pri internaj aferoj Hans-Peter Friedrich diris: „Ni trovos eblojn, se sinjoro Snowden pretas paroli kun germanaj instancoj”.

Tamen la registaro mem ne iniciatos kontakton. Kaj ĝi ne volas proponi azilon al Snowden. La afero ne simplas, ĉar Usono volas arestigi Snowden kaj lin ekstradiciigi.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inter martelo kaj amboso

La albana registaro alfrontas dilemon: ĉu komplezi al Usono aŭ al la popolo?

Usono volas, ke Albanio detruu 1300 tunojn da kemiaj armiloj el Sirio. Jam en 2007 Albanio ene de ses monatoj neniigis siajn stokojn produktitajn dum la komunisma epoko.

Krome Albanio membras en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), relative facile atingeblas transmare de Sirio kaj bezonas la koncernan enspezon. Ankaŭ la leĝoj pri mediprotektado malpli rigoras ol en aliaj kandidato-landoj.

Rubaĵoj

Aliflanke la nova socialista registaro de Edi Rama promesis ne plu importi fremdajn rubaĵojn kaj, inter siaj unuaj decidoj, nuligis la koncernan permeson pri importado.

Do koleris la popolo, kiam la ministrino pri defendado Mimi Kodheli ordonis, ke oni pretigu la kemian militistan uzinon de Mjekës, apud la urbo Elbasan, por akcepti la siriajn armilojn. Albanoj ne volas plu poluigi sian teron.

Definitiva respondo de la registaro ankoraŭ ne pretas. Tamen tutcerte ĝi situas en embarasa situacio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kio okazis en Ĝenevo?

Usonano Edward Snowden malkaŝis al la mondo sekretojn pri la usona Nacia Sekureco-Agentejo (NSA) eble pro tio, kion li spertis en Ĝenevo, raportis la svisa ĵurnalo Le Temps.

En 2007 Snowden laboris en Ĝenevo ĉe la usona diplomatia misio, kie NSA kaj la usona Centra Informokapta Agentejo (CIA) funkciigis elitan kaj sekretan aŭskultadan unuon, nomitan Speciala Kolektada Servo (SCS) aŭ foje F6.

SCS, laŭ Le Temps, respondecis pri 80 aŭskultejoj tra la mondo, inkluzive de 19 en Eŭropo. Laŭ la brita ĵurnalisto Duncan Campbell, verŝajne Snowden laboris ĉe SCS.

Seniluziiĝis

Tamen eble tie Snowden seniluziiĝis. Povas esti, ke li trairis „konsciencan krizon”. Ekzemple li devis ebriigi svisan bankoficiston kaj devigi lin stiri aŭtomobilon en stato de ebrio. La viktimo estis arestita de du falsaj policistoj de CIA, kiuj varbis lin por la agentejo.

La svisa ĵurnalo nun demandas, ĉu ĉi tiu okazintaĵo influis Snowden kaj instigis lin denunci sian iaman dunginton. Ĉiaokaze li forlasis Ĝenevon en 2009. Li nun vivas en azilo en Rusio.

Richard SCHNELLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Richard Schneller el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pliaj medicinistoj - pliaj plendoj

Protestas brazilaj medicinaj organizaĵoj kontraŭ programo lanĉita de la ministerio pri sano en julio 2013. Aliflanke ĝin bonvenigas uzantoj de la publika sansistemo.

Mankas medicinistoj kaj en la ĉirkaŭaĵoj de la grandaj urboj de Brazilo kaj en pli foraj urbetoj. Se temas pri laboro en tiaj lokoj, salajroj multoble pli altaj ol tiuj de instruistoj ĉe publikaj lernejoj ne tentas eĉ ĵus diplomitajn kuracistojn.

Pli logas komforta hospitalo aŭ konsultejo en urbocentro, kie klientoj de la alta aŭ meza klasoj kapablas pagi la kostojn de privata sansistemo. Organizaĵoj de medicinistoj plendas pri la malbonaj laborkondiĉoj en lokoj, kie mankas laŭ ili minimuma aparataro por dece akcepti pacientojn.

Enketo

Laŭ enketo, 58,1 % de la civitanoj opinias, ke la plej grava problemo de la publika sansistemo estas ĝuste tio, ke mankas kuracistoj en kuracejoj. Dum la najbara Argentino havas medicinistojn po 3,2 por milo da loĝantoj, Brazilo havas nur po 1,8. Tiurilate neniu lando en Latinameriko superas Kubon, kun 6,7 kuracistoj por ĉiu milo da loĝantoj.

Celante solvi tiun malfavoran situacion, la ministerio pri sano decidis malfermi pere de la programo Pliaj Medicinistoj konkursojn por ĉ. 15000 postenoj. El eksterlando pozitive reagis amaso da profesiuloj. La regularo de la konkurso postulas validan diplomon kun teoria kaj praktika konoj de medicino. Krom tio eksterlandanoj devas scipovi la portugalan por laŭleĝe praktiki medicinon.

Kapablo

Protestis reprezentantoj de la brazilaj medicinistoj. Laŭ ili la konkursoj sufiĉas por kontroli nek la profesian kapablon de la eksterlandanoj nek la validecon de ties diplomoj.

Dum grupoj da enlandaj medicinistoj deĵoras en flughavenoj por proteste krii kontraŭ kolegoj el eksterlando, la publiko aplaŭdas la solidarecon de la novuloj. Opinisondo en novembro 2013 indikas, ke Pliaj Medicinistoj atingis komfortan aprobon de 84,3 % de la popolo.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nek malamo nek amaro

Kiel en multaj lokoj en Germanio ankaŭ en la sinagogo de Augsburg okazis solena kunveno memore al la 9a de novembro 1938, kiam naziaj hordoj bruligis proksimume 1400 sinagogojn, detruis magazenojn de judoj kaj atakis kaj murdis judojn.

Partoprenis la kunvenon, okaze de la 75a datreveno de la tiel nomata Kristallnacht, aŭ nokto de la rompitaj vitroj, politikistoj, inter ili la ĉefurbestro, parlamentanoj, reprezentantoj de kristanaj eklezioj kaj civitanoj.

Raportis 83-jaraĝa rabeno, profesoro Walter Jacob, filo de la tiama aŭgsburga rabeno Ernst Jacob. En bona germana lingvo, kun aŭdebla usona akĉento, li trankvile kaj serioze rakontis siajn memoraĵojn.

Valoraĵoj

Iam nokte aŭdeblis la fajrobrigado kaj tuj li konstatis, ke brulas la apuda sinagogo. La incendion estingis la fajrobrigado laŭ ordono de la polico, ĉar tuj apude situis benzinstacio.

La polico postulis, ke la rabeno transprenu respondecon pri la fajro kaj sin ĵetu el la fenestro, pli bone el la tria ol el la dua etaĝo, kie estis la loĝejo. La rabeno rifuzis. Oni arestis lin kaj deportis lin al la koncentrejo Dachau [daĥaŭ]. Lia familio sukcesis fuĝi el Germanio al Britio kaj sekve al Usono. Tie lia filo, kiel la patro, iĝis rabeno.

Miraklo

En Germanio li ne sentas malamon aŭ amaron, ĉar li renkontas nun aliajn homojn. Li diris: „La germana popolo faris gravajn progresojn, ne nur pro la siatempa ‚ekonomia miraklo’ (germane: Wirtschaftswunder), sed ankaŭ en moralo.”

La nuna rabeno de la juda komunumo en Augsburg, Henry Brandt, diris, ke li bezonos tempon por pripensi, ĉu dividi tian optimismon. „Mi ne scias, kio plej danĝeras: la kriaĉantaj hordoj, la sufero de la viktimoj – aŭ la amasoj silentaj.”

Ĉiuj ĉeestantoj, ankaŭ multaj ne-judoj, silentis, kiam li preĝe elparolis la „kadiŝ” El Male Raĥamim, preĝon por mortintoj. Fine li benis la ĉeestantaron kaj pledis por paco kaj toleremo. La ĥoro, akompanata de orkestro, prezentis ha Tikvah, la kanton de espero kaj la nacian himnon de Israelo.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La lasta kilometro aŭ ... nia nova poŝto

Antaŭ la epoko de Eŭropa Unio ne estis problemo ricevi paketon. Se oni ne estis hejme, oni trovis informon en la poŝtkesto kaj ricevis la paketon ĉe proksima poŝtejo. Sed hodiaŭ ekzistas ne nur „la” ŝtata poŝto, sed ankaŭ pliaj privataj poŝtservoj, kaj la afero pli komplikiĝas.

Ekzemple en la vilaĝo Grinzing [grincing], kiun amase vizitas drinkemaj turistoj, jam delonge ne ekzistas poŝtejo. Ties rolon ludas nun apoteko ĉe la centra placo. Aliaj kaŝ-poŝtejoj ne estas tiel facile troveblaj, kiel indikas la sekva, kaj ja vera, rakonto. Nur la nomoj estas ŝanĝitaj.

Paketo

Meze de oktobro 2013 mi trovas papereton gluitan sur la pordon de mia loĝejo: „Malgranda paketo atendas en Sanktloka Strato 202”. Mi iras al bushaltejo, atendas dek minutojn, veturas kvar haltejojn kaj staras antaŭ la domo Sanktloka Strato 8.

Post dekminuta piedirado mi venas al numero 202 kaj staras antaŭ magazeneto de lano kaj kudriloj. Tiu magazeno estas fermita pro ferioj, sed laŭ afiŝo paketoj preneblas en apuda magazeno de fruktoj kaj legomoj.

Tie simpatia vendistino kun kaptuko alparolas min unue turke, sed tuj poste germane. En malantaŭa parto de la magazeno mi ekvidas amason da paketoj. La vendistino longe serĉas, sed ne trovas tiun, kiu min koncernas.

Fine ŝi parolas telefone kun sia ĉefo. Dume krias infanoj, kaj venas pliaj. Post 20 minutoj ŝi diras, ke mia paketo troveblas en magazeno en Gencostrato 84.

Plua serĉo

Ne estas problemo veturi en la najbaran distrikton: unue per buso, poste per metroo, fine per tramo. Mi serĉas numeron 84. Ekpluvas. Virino helpema diras al mi, ke paketoj atendas en magazeno de armiloj, iom proksime. Sed tie oni nenion scias.

Mi eniras apudan frizistan salonon, kie hundo min alsaltas. Tie kliento diras, ke paketoj haveblas en magazeno de poŝtelefonoj aŭ en magazeno de gazetoj. En la telefonvendejo staras kelkaj grandaj viroj arabe parolantaj. Ĉu klientoj aŭ babilemuloj?

Mi atendas ekstere en la pluvo. Post kelkaj minutoj la grupo malaperas kaj vendisto trovas mian paketon. Mi devas montri mian pasporton kaj tiel fariĝas la fiera posedanto de mia kara paketo. La domo havas la numeron 48, ne 84. Nur 40 minutojn poste mi estas hejme ... kaj feliĉa.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Blanka tapiŝo, blua koro

Nicolas Cage [nikolas kejĝ], usona aktoro, gajninto de „Oscar”-premio kaj ambasadoro de Bona Volo de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado (UNODC), publike esprimis sian subtenon por internaciaj klopodoj helpi la viktimojn de homkomercado.

En la aŭstra ĉefurbo Vieno, Cage alvokis al pli granda atento pri la problemo. Homkomercado, kies viktimojn oni uzas por seksa ekspluatado kaj deviga laboro, koncernas ĉiun landon en la mondo.

Simbolo

Cage klopodas plimultigi mondonacojn de la privata sektoro helpe al viktimoj. Grava momento dum la vespera evento estis aŭkcio de speciale ellaborita blanka tapiŝo, kiun dekoras granda blua koro. Ĉi-lasta kiel internacia simbolo estas pli kaj pli akceptata de registaroj, civila socio kaj la privata sektoro en la batalo kontraŭ la homkomercado.

Diris Cage: „Kiel tutmonda socio ni ne povas toleri, ke estas homoj, kiuj estas aĉetataj kaj vendataj kiel konsumvaroj. Ni ne povas batali por bona planedo kaj la rajtoj de ĉiuj homoj, dum ni permesas al niaj samspeciuloj mensogi, ofendi kaj kruele ekspluati unu la alian por gajno.”

Postvivintoj

La direktoro de UNODC, Juri Fedotov, sciigis: „Ekde 2010 oni donacis 1,5 milionojn da usonaj dolaroj. Pere de tiu mono 11 helporganizaĵoj tutmonde povis subteni viktimojn kaj postvivintojn de homkomerco, precipe virinoj kaj infanoj.”

Daŭrigis Fedotov: „Tamen ni devas fari pli. Ni devas unuigi la fortojn de Unuiĝintaj Nacioj, registaroj, ne-registaraj organizaĵoj, la privata sektoro, lokaj gvidantoj kaj ordinaraj civitanoj por haltigi tiun teruran krimon. Ni havas komunan respondecon por fini tiun kruelan ekspluatadon kaj misuzon je homaj rajtoj.”

La evento estis organizata sub aŭspicioj de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado kaj gvidata de Ali Rahimi, viena entreprenisto naskita en Irano kaj filantropo. Rahimi donacis la tapiŝon por la aŭkcio.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsama aĝo, malsamaj riskoj

„Dozoj de joniga radiado, ricevitaj de infanoj kaj plenkreskuloj el sama fonto, povas havi malsamajn efikojn. Pro tio ili devas esti pritraktataj aparte, por ke oni prognozu pli precize la respektivan riskon”: jen la ĉefa punkto de la raporto Efikoj de la radiado sur la infanoj, kiun prezentis la informa servo de UN en Vieno. La raporton preparis la Scienca Komitato pri la Efikoj de Atoma Radiado ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UNSCEAR). La raporto estis pretigita en la lastaj du jaroj.

„Pro anatomiaj kaj fiziologiaj diferencoj, la radiado havas malsamajn efikojn por la infanoj kompare kun plenkreskuloj”, deklaris d-ro Fred Mettler, prezidanto de la fakula grupo, pri la raporto de UNSCEAR. Li taksis la raporton kiel valoran rimedon por la internacia kaj la scienca komunumoj, ĉar la infanoj en epidemiologiaj esploroj ĝenerale estas pritraktataj kune kun plenkreskuloj, kaj detalaj esploroj pri la radia efiko por la infanoj entute mankas.

Infanaj histoj

La raporto aparte atentigas pri kelke da gravaj problemoj. Ekzemple, post certa dozo de radiado beboj estas en pli granda danĝero ol plenkreskuloj koncerne la evoluon de plur-specaj tumoroj. Tiu risko ĝenerale ne estas ĉiam strikte difinita, sed daŭras dum la tuta vivo. Entute la komitato esploris 23 kancertipojn en la raporto. Iuj el ili estas tre gravaj por la taksado de la radiaj konsekvencoj pro nukleaj akcidentoj kaj iuj medicinaj proceduroj. Oni konstatis, ke infanoj estas pli sentivaj ol plenkreskuloj rilate al la evoluo de proksimume 25 % de la tumortipoj, inkluzive de leŭkemio, tiroida, cerba kaj mama kancero. La risko pri radiado povas esti multe pli alta depende de la cirkonstancoj.

Aliflanke, ĉe proksimume 15 % de la kancertipoj, kiel la kancero de dika intesto, infanoj havas la saman radian sentivecon kiel plenkreskuloj. Kaj ĉe 10 % de la kancertipoj, kiuj lezas pulmojn, infanoj estas malpli sentivaj ol plenkreskuloj. La donitaĵoj ne sufiĉis por eltiri iajn konkludojn pri 20 % de la kancertipoj, kiuj trafas la ezofagon. Krome estas malkonvinka aŭ neekzistanta ligo inter radiado kaj risko en ajna aĝo ĉe 30 % de la kanceroj de prostato, rekta intesto, utero kaj Hodgkin-malsano.

Pri la histaj efikoj, kiuj povas okazi baldaŭ post tre altaj dozoj de radiado, la komitato konkludis, ke, kiel rimarkite ĉe kancerogenezo, estas iuj okazoj, en kiuj la radiaj efikoj por la infanoj prezentas pli altan riskon ol por plenkreskuloj (ekzemple koncerne la efikojn por cerbo, katarakto kaj tiroidaj tuberoj). Estas ankaŭ aliaj okazoj, kiam la risko ŝajnas esti la sama (ekzemple ĉe la nervoendokrina sistemo kaj la renoj), kaj estas fine aliaj okazoj, kiam la infanaj histoj estas pli rezistaj (pulmo, medolo kaj ovarioj). „Ne estas rekomendinde uzi la samajn ĝeneraligojn uzatajn por plenkreskuloj, pritraktante la riskojn kaj efikojn de surradiado en la infanaĝo”, deklaris d-ro Mettler. „La specifaĵoj de la radiado kaj la situacio ludas gravan rolon”, li aldonis.

Heredaj efikoj

La raporto konkludas, ke ne ekzistas heredaj efikoj por la infanoj pro surradiado de iliaj gepatroj, inkluzive la idojn de homoj, kiuj postvivis atom-bombadon ĉe infana aĝo. Tio indikas, ke la efikoj por la sano dependas de multaj fizikaj faktoroj. Ekzemple, infanoj kompare kun plenkreskuloj povas ricevi pli altajn dozojn de radioaktiva jodo en la medio pro la pli alta konsumado de lakto. Simile, je egala radiado, la dozoj en la internaj organoj de infanoj estas pli altaj ol tiuj de plenkreskuloj, ĉar beboj kaj infanoj prezentas malgrandajn diametrojn en la propra korpo, kaj iliaj organoj estas malpli protektataj de histoj. Krome, metabolo kaj fiziologio varias depende de la aĝo, kio tuŝas ankaŭ la koncentritecon de radionuklidoj en diversaj organoj, kaj tiumaniere la dozon en tiuj organoj post donita konsumado.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Juglando (kaj aliaj nuksoj): survoje al longviveco

Juglando estas nutraĵo alte taksata pro ĝia proteina, vitamina, minerala kaj fibra enhavo. Tio ebligas al ĝi protekti la korpon kontraŭ la toksaj substancoj, kiuj ordinare formiĝas. Juglandoj, samkiel aliaj nuksoj, ne efikas nur por kontraŭbatali kor-angiajn malsanojn, kanceron kaj inflamojn, sed iumaniere eĉ preventas diabeton. Ĉi-rilate, lastatempe, la prestiĝa usona scienca revuo New England Journal of Medicine publikigis grandan esploron, konkludante, ke la mortokvanto inter la homoj regule manĝantaj juglandojn, estas malplia ol inter la homoj, kiuj ne havas la saman kutimon.

Tempodaŭro

La esploristoj analizis, kadre de sia studo, dekmilojn da viroj kaj virinoj dum la jaroj 1980-2010. Senkonsidere de aliaj faktoroj, ili kalkulis, ke inter jugland-manĝantoj okazis kvanto de mortoj malpli alta je 7 procentoj kompare kun la ceteraj. Pere de matematika forigo de aliaj intervenantaj faktoroj, ŝajnas, ke tiu ĉi nombro povas atingi 20 procentojn. Rimarkindas, ke ĉe la „sciuroj” – se tiel diri – okazis ĝenerale malpli da okazoj de morto pro kancero, kormalsanoj kaj pulmomalsanoj.

La valoro kaj la ununureco de ĉi tiu esploro konsistas ĉefe en la fakto, ke oni neniam antaŭe observis enkadre de tiuspeca esplorado tiom da homoj dum tiom longa tempodaŭro. Tiu plurjardeka atento igas malprobabla tion, ke oni eltiris miskonkludojn, kaj ke aliaj faktoroj povus determini tian rezulton. La antaŭaj esploroj, kiuj jam atentigis pri la helpemo de nuksoj (ligita interalie al ilia alta vegetal-sterola enhavo) por la homa sano, ĉiam tamen koncernis relative malgrandajn kvantojn de pacientoj. Ne hazarde, cetere, ankaŭ en la nuna esploro la manĝado de arakidaj nuksoj montris sanigajn ecojn similajn al tiuj de juglandoj.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gasodukto Mozart

Estas planata gasodukto Mozart, kiu konektu la aŭstran kaj ĉeĥan gasretojn. Ĝi havus tubojn kun diametro de 50 cm, longecon de preskaŭ 100 km, kostus inter 80 kaj 100 milionojn da eŭroj kaj ĝia konstruado daŭrus 2 ĝis 2,5 jarojn. La konstruado komenciĝus post la subskribo de la koncernaj traktatoj inter Aŭstrio kaj Ĉeĥio. Ambaŭ landoj estas interesataj, ĉar la kondiĉoj en iliaj naciaj gasmerkatoj, samkiel en Eŭropo, dramece ŝanĝiĝis. Krome la gasodukto povus kontribui al la malpliigo de gasprezoj.

Aŭstrio kaj Ĉeĥio ambaŭ disponas pri gasoduktaj konektoj en la direkto orienta-okcidenta. Estas konate, ke la aŭstra konekto orienta-okcidenta estas troŝarĝita, dum la ĉeĥa ĉi-momente ne estas. Do ekestis la ideo konekti ambaŭ gasoduktojn per konekto norda-suda.

Por realigi tiun ideon estas kelkaj variantoj, el kiuj Mozart estas unu. Laŭ ĝi ambaŭ gasoduktoj devas konektiĝi en la mezo de suda Bohemio kaj supra Aŭstrio. Estas du pliaj konekto-ebloj: ĉe la gasodukto en Baumgarten, aŭ ĉe alia en Oberkappel en Aŭstrio.

Fakuloj el Aŭstrio kaj Ĉeĥio nun okupiĝas pri la elekto de la plej favora projekto. La decido ricevos en ambaŭ ĉefurboj politikan, kaj en Bruselo ankaŭ eŭropan subtenon. Se povus esti certigita EU-partopreno, tiuokaze parto de la elektita projekto certe ricevos financadon de Eŭropa Unio.

La konsumantoj en ambaŭ landoj esperas, ke gaso rezulte de la pli multaj ebloj de liverado estonte iĝos malpli kosta.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Viro, kiu riparas virinojn

Denis Mukwege estas kirurgo kaj ginekologo, kiu luktas kontraŭ seksperforto en la orienta parto de la Demokrata Respubliko Kongo. En 1999 li starigis hospitalon en la regiono Kivu, apud la landlimo kun Ruando kaj Burundo, kie li flegis kaj operaciis pli ol 40 000 virinojn.

Milicanoj seksperfortas por timigi la loĝantaron kaj tiel forpreni posedaĵojn – domojn kaj terpecojn. Oni kalkulis, ke ekde 1997 pli ol duonmiliono da virinoj estas sekse perfortitaj.

Monpremio

Nun la atingaĵoj de tiu ĉi „viro, kiu riparas virinojn”, estas agnoskitaj de la franca Fonduso Chirac, kiu transdonis al la kuracisto monpremion, por ke li daŭrigu sian laboron.

La ceremonion ĉeestis kaj la nuna franca prezidanto François Hollande [fransŭá olánd] kaj eksa, Jacques Chirac [ĵak ŝirák]. Dissendis intervjuon kun d-ro Mukwege german-franca televida kanalo.

Pierre GROLLEMUND

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poŝtmarko premiita

Sukceson rikoltis slovaka poŝtmarko ĉe konkurso en Vieno. La marko, kiu gajnis la kvaran premion, montras du leĝe protektatajn kreskaĵojn: saxifraga mutata (saksifrago) kaj loiseleuria procumbens (alpa azaleo).

La fono de la poŝtmarko-folio ilustras parton de la nacia naturparko Malaltaj Tatroj (slovake Nízke Tatry) kun flaŭro kaj faŭno de la tatra monto Salatin (1630 m), kie troviĝas tiuj raraj kreskaĵoj.

 
Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ursoj mortigataj

En la nuna vintra Japanio neĝo dense kovras montarojn, kie ursoj jam ĉesis sian agadon kaj dormas travintre en grotoj kaj kavoj de arboj. Ili estas feliĉaj, ĉar ankaŭ ĉi-jare pli ol 1000 ursoj estas mortigitaj. La tabelo montras, ke ĉiun jaron ĉirkaŭ 1500–3000 ursoj estas kaptitaj kaj mortigitaj.

Nombroj de ursoj mortigitaj:

Jaro 2009 2010 2011 2012 2013
lunarkaj ursoj  969 3015  964  2474  778
brunaj ursoj  601  540  714  629  297
Sumo 1570 3555 1678 3103 1075

Notoj: La jaro 2013 estas de aprilo ĝis aŭgusto. Aliaj jaroj estas de aprilo ĝis marto (Fonto: Ministerio de Medio).

Du specioj

En Japanio vivas ursoj de du specoj, nome lunarkaj ursoj (Ursus thibetanus) kaj brunaj ursoj (Ursus arctos). La unuaj estas malpli grandaj kaj malpli danĝeraj ol la lastaj. Ili estas nigraj kaj havas blankan hararon sub la kolo, pro kiu ili ricevis sian nomon. La duaj estas brunaj kaj loĝas nur en la plej norda insulo, Hokajdo. Oni supozas, ke vivas ĉirkaŭ 15 000 lunarkaj ursoj kaj 3500 brunaj ursoj en la tuta lando.

Kial tiom multe da ursoj estas mortigataj ĉiun jaron? Antaŭ ĉio, homoj invadis arbarojn, kie ursoj loĝis. Arbaroj okupis ĉirkaŭ 70 % de la tuta areo de Japanio. Oni dehakis arbarojn kaj poste arbarizis kun pinglarboj anstataŭ la foliarboj, kiuj nutris ursojn per abundaj nuksoj kiel glanoj kaj kaŝtanoj. La homfaritaj arbaroj kaj kampoj kontaktiĝis kun la habitatoj de ursoj. Rezulte okazas renkontiĝoj inter homoj kaj ursoj.

La urso origine timas la homon, do oni portis kaj portas sonorilojn por averti ursojn pri la ĉeesto de homoj, kiam tiuj ĉi eniras la montaron. Sed abruptaj renkontiĝoj igas ursojn ataki homojn. Plie, ĉar sekigitaj galvezikoj de ursoj vendiĝas altapreze kiel tradicia medikamento, antaŭe profesiaj ĉasistoj kaptis ursojn. Do, tiuj rilatoj inter la homoj kaj ursoj estas longe relative stabilaj. Sed hodiaŭ tiuj ĉasistoj preskaŭ malaperis.

Akcidentoj

Tamen, lastatempe ŝanĝo aperis. Pro ofta sterileco de juglandarboj en arbaroj, ursoj desupris de montaro, serĉante manĝaĵon en kampoj kaj fruktejoj. Tie ili renkontiĝas kun kamparanoj aŭ kolektantoj de fungoj kaj spicherboj. Oni raportas, ke nuntempaj ursoj kutimiĝis al legomoj kaj fruktoj, kiujn homoj kultivas, kaj ke ili ne hezitas viziti homan vivejon. Tial multfoje okazas neatenditaj renkontiĝoj inter homoj kaj ursoj. Tial ĉiun jaron ĉirkaŭ 50–150 homoj estas vunditaj, kelkaj eĉ mortigitaj.

Dume ekzistas delonge la severa kritiko, ke oni tro facile mortigas ursojn, kaj la espero, ke homoj klopodu kunvivi kun ili. Komenciĝis finfine provoj por kunvivado: oni kaptas aŭ fortimigas ursojn kaj lasas ilin en arbaro, por ke ili ne revenu proksimen. En kelkaj regionoj oni ankaŭ plantis nuksarbojn por ursoj ekstere de la limoj de kampoj kaj fruktejoj. Ĉiukaze, malproksima estas la pacema kunvivado kun ursoj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Suda fluo

Fine de 2013 en Serbio komenciĝis konstruado de gasodukto, nomata „Suda Fluo”. Tra la dukto fluos jare 63 miliardoj da kubaj metroj da gaso el Rusio al Eŭropo. La serba parto kostas 1,9 miliardojn da eŭroj.

La kondukilo, ekkonstruita fine de 2012 ĉe Nigra Maro en Rusio, longos preskaŭ 1500 km. Ekfluos la gaso verŝajne fine de 2015.

Dimitrije JANIČIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Milita kunlaboro

En novembro vizitis Serbion la rusa ministro pri defendado, Sergej Ŝojgu. Kun la serba ekvivalento, Nebojša Rodić, li diskutis militan kunlaboron. Tiel evidentas, ke Rusio montras intereson pri Balkanio.

Rusion eble provokis i.a. interparoloj pri nova usona militbazo en Constanţa, Rumanio. La rusoj decidis transformi sian bazon en Niš, Serbio, en militbazon, malgraŭ tio, ke Serbio oficiale milite neŭtralas.

Neŭtraleco

Jen stranga neŭtraleco, kiam Usono posedas ankaŭ bazon en Kosovo, kiu laŭ la serba registaro estas parto de Serbio.

Laŭ oficiala komunikaĵo post la ministra renkontiĝo, la du landoj progresigos kunlaboron de militaj industrioj, de specialistoj pri alta teknologio kaj pri modernigo de armiloj.

Dimitrije JANIČIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pura muziko por eonoj

Antaŭ iom pli ol kvindek jaroj mortis la komponisto Paul Hindemith (1895–1963), la plej fama klasikeca komponisto germana en la dudeka jarcento. Komencinte kiel enfant terrible kaj burĝotimigisto pro aplombe kakofoniaj, malrespektemaj, elektr-instrumentaj, kontraŭtradiciaj verkoj, tamen kun vastaj sukcesegoj, li finis mallaŭte sian agadon kiel – almenaŭ laŭ kelkaj tiam influfortaj kritikemuloj – tradiciisto, eĉ kontraŭmodernisto, kiu fine kondamnis aŭ „ĝustigis” siajn fruajn eksperimentojn kaj preferis eksmodiĝintajn muzikformojn, kiel fugo, kanono, kaj kiu publikigis pesimismajn tezojn pri la estonteco de la apud li regantaj muzikaj konceptoj.

Li adiaŭis per meskomponaĵo, samtempe lia lasta publika prezentiĝo kiel dirigento, kaj komencis similan verkon (eĉ por laikoj!) sur la mortolito, postlasante same kortuŝan abrupte nuliĝantan lastan notlinion, kiel iam lia granda modelulo Johann Sebastian Bach en La arto de la fugo.

Malgermana

Jam post la dua mondmilito, kiun li kiel hitlere denuncita „malmorala, malgermana, malbelsona” komponisto transvivis en Usono, li postrevene devis konstati, ke la radiofoniaj ĉefoj preferas kaj propagandadas la dodekafonian sistemon de Arnold Schönberg, ke la publiko milde ridas pri liaj operotemoj kiel La harmonio de la mondo kaj La longa kristnaskomanĝo, ke la kritikistoj malice primokas liajn „faŝismajn” C-maĵorajn akordojn kaj lian manion pravigi teorie sian tonsistemon (ekzemple per la libro Instruo pri la tonaranĝo). La juna komponistogeneracio jam eksperimentis per la hazardo, utiligis naturajn kaj teknikajn sonojn, improvizis kaj enkondukis grafikajn simbolojn anstataŭ muziknotoj. La hindemita tonalismo ŝajnis esti definitive venkita, lia verkaro aspektis postrestinta – efika kondamno.

Postmorte la seninfana Hindemith postlasis fondaĵon favore al la estonta prosperigado de lia verkaro. Ekzistas ĉarmaj studejoj en lia lasta loĝloko en Blonay (Svislando) kaj la impona Hindemith-instituto en Frankfurto ĉe Majno. La kapitalo plu kreskas ankoraŭ hodiaŭ pro la potenca eldonejo Schott en Majenco, kiu posedas preskaŭ ekde la komenco (ĝi jam kun la juna promesplena komponisto aranĝis ekskluzivan kontrakton) la eldonistajn rajtojn. Tamen la gusto de la epoko malhelpis tujan revenon de la iamaj gloraj publikaj agnoskoj. Nur en la lastaj du jardekoj oni denove ĝenerale ekkonis, kion esprimis la pli juna komponisto Hans Vogt jam en 1972 rilate la lastan meson: „En ĝi la digneco de muziko libera je ĉia alkroĉiteco al specifa tempo denove trovis konvinkan konkretiĝon.”

Kvalita muziko

Ree evidentiĝis, ke post fazo de prisilentado (proksimume generacion daŭra) kvalita muziko denove atingas la publikon, kiel okazis ekzemple kun tiu de Johannes Sebastian Bach, de Joseph Gabriel Rheinberger kaj multaj aliaj. La komponisto Hindemith restos ne kiel historia piednoto, ne kiel ekzemplo de kadukiĝinta stilo. Li evidentiĝos plene homo de sia tempo, tamen kun mesaĝo valida por estontaj generacioj. Memkompreneble, transe de ĉiu malŝata kondamno, ne ĉiuj verkoj havas la saman signifon por la estonteco.

Estas rekomendinde por nesperta aŭskultemulo komenci per la iel popularaj Simfoniaj variaĵoj pri temoj de Carl Maria von WeberNobilissima visione laŭ la vivo de Francisko el Asizo. Sed oni nepre ne preterlasu la lucidan jubile-jaran interpretadon fare de la koruso de Südwestrundfunk Stuttgart (Germanio) de la Meso 1963 – „pura” muziko por eonoj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2014, numero 02, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-12

Kiam la aero ne plu belas

Bankrotis la albana flugkompanio Belle Air (Bela aero). Temas pri kompanio kovranta 53 % de la flugoj el kaj al Albanio.

Lastatempe Belle Air flugis al ĉirkaŭ 20 italaj urboj, ofte ĉiutage. La samon ĝi faris rilate urbojn en Grekio. En ambaŭ landoj loĝas minimume 1,3 milionoj da albanaj rifuĝintoj. La kompanio flugis ankaŭ al Belgio, Britio, Francio, Germanio, Turkio ktp.

Demokratoj

Belle Air estis fondita antaŭ ok jaroj, tuj post la venko de la demokratoj en Albanio. Ĝi bankrotis parte pro fuŝa administrado sed ankaŭ ŝajne pro politika premo de la socialistoj.

Ili konsideris Belle Air proprietaĵo de personoj ligitaj al la demokratoj. Tion konfirmas la fakto, ke aperis du novaj flugkompanioj, Flyalbania kaj Blupanorama, laŭdire kun rilatoj al la socialistoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La plej malnova kinoteatro de la mondo

Ĉiuj konas unu el la tutunuaj filmoj de la fratoj Lumière [lumjér] Alveno de trajno en la stacidomo de La Ciotat [la sjotá]. Sed ĉu ĉiuj scias, ke ankaŭ la unua kinejo situas en tiu urbeto en la suda Francio? Malfermite kiel spektaklejo la 15an de junio 1889, ĝi la 21an de marto 1899 la unuan fojon en la mondo montris filmon, por kiu la spektontoj devis pagi enirbileton.

6 milionoj da eŭroj

Ĝis 1982 la teatro Eden estis unu el la urbaj kinejoj, klasifikita „nacia heredaĵo”. Tamen, pro sekurec-reguloj ĝi fermiĝis en 1995 kaj ne plu povis akcepti publikon. La loĝantoj mobiliziĝis, kreiĝis pluraj asocioj por pripensi, kion fari el tiu kinoteatro en rilato kun kinoarto. Dank' al Marseille-Provence 2013, kiam la urbo Marseille [marséj] iĝis eŭropa kultura ĉefurbo, eblis trovi monon (pli ol 6 milionojn da eŭroj) por renovigi ĝin.

Kontribuis la regiono, la departemento, la urbaro Marseille, la regiona kultura fonduso, nacia kinocentro, fondaĵo de la banko Crédit Agricole [kredí agrikól] kaj ĉefe kontribuis la urbo per 2,8 milionoj da eŭroj: Se ni konsideras, ke la urbo nombras 35 000 loĝantojn, kalkulu mem, kiun parton pagis ĉiu loĝanto per siaj impostoj. Tamen la rezulto estas kompleta renovigo laŭ la historia maniero: ebena lignoplanko, ruĝaj veluraj foteloj, balkono.

Festivaloj

Dum tri monatoj ekde la malfermo la 9an de oktobro 2013 estis prezentata senpage amaso da filmoj, organizitaj specialaj vesperoj kun partopreno de reĝisoroj, aktoroj, filmfarintoj; pintis la 32a Festivalo de la Unua Franclingva Filmo en oktobro, la 12a Festivalo de Jam Premiitaj Mallongaj Filmoj en novembro, eŭropaj filmoj en decembro ktp.

En periodo, kiam filmoj en kinejo estas forte konkurencataj de alitipaj ekranoj, kiam la ekonomia situacio devigas la homojn elekti siajn elspezojn, kiu rolo restas al tiu kinejo? La plano estas, ke la teatro Eden iĝu montrejo de klasikaj malnovaj filmoj, studejo pri novaj kaj malnovaj filmteknologioj, kunvivejo malfermita al ĉiuj kinoamantoj.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bunte punte

Fine de la pasinta jaro aperis 120-paĝa libro pri la punto de la nord-slovaka regiono Liptov. Temas pri tiel nomata spindele plektita punto, kiu falis en forgeson. Unuafoje la libro alportas fakajn priskribojn kaj detalajn desegnaĵojn.

La aŭtoro, Mária Čobrdová [ĉobrdova], dum pli ol 20 jaroj kolektis kaj iom post iom displektis malnovajn forgesitajn kaj difektitajn puntojn. Ŝi priskribas la labormetodon kaj tiel kreas bazon por revivigi la produktadon de la punto.

Pliaj detaloj pri la libro (nur en la slovaka) troveblas ĉe www.povabnicaturca.org.

 
Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skulptaĵoj provokas diskutojn

Se vi volas vidi iun sovetian memoraĵon en la litova ĉefurbo Vilniuso, nepre vizitu la Verdan Ponton, sur kiu staras kvar skulptaĵgrupoj, kiuj ne nur memorigas pri la komunisma pasinteco, sed ankaŭ provokas sociajn diskutojn.

Komunisma ideologio

La skulptaĵojn sur la Verda Ponto super la rivero Neris oni starigis en 1952. La verkoj de tiutempaj eminentaj skulptistoj prezentas soldatojn de la Ruĝa Armeo (En la gardo de la paco), laboristojn (Industrio kaj konstruado), agrikulturistojn (Agrikulturo) kaj junajn sciencistojn (Sciencista junularo). Ili estas la lastaj publike eksponataj grandaj monumentoj, kiuj spegulas la komunisman ideologion. Ĝin Litovio rifuzis antaŭ pli ol du jardekoj, kiam ĝi unua en la tiama Sovetio proklamis sian sendependecon.

La statuoj estis kreitaj en la etoso de la tiutempe moda „socialisma realismo”. Tamen evidente tiuj bravuloj, kiujn prezentas la skulptaĵoj, ne kontraŭstaris la tempofluon. Dum pli ol ses jardekoj, pasigitaj subĉiele, ili suferis damaĝojn (fero rustiĝis, aperis rimarkeblaj truoj). Kion fari pri ili: forigi kaj forgesi aŭ renovigi kaj gardi kiel simbolon de la pasinteco?

Ofendo

Kęstutis Masiulis, parlamentano kaj eksa vicurbestro de Vilniuso, tute ne ĉagreniĝus, se tiujn skulptaĵojn oni forigus. Ili ja ofendas la litovojn, kiuj tiam suferis pro la registaro, kiu naciigis bienojn, nuligis la profesian kaj scienclaboran liberecon, kondamnis pli ol 300 milojn da homoj al malliberigo, enprizonigo kaj ekzilo en la fora Rusio. Dume Lolita Jablonskienė, la estrino de la Nacia Artgalerio, prefere akceptus la ideon pri renovigo de la skulptaĵoj. Ili ja estas memorsimboloj, kiujn necesus gardi.

Protektata?

Certe Litovio ne estas la ununura lando, kiu kolizias kun similaj problemoj. Tamen ĉi tie la historio kaj soifo je ŝanĝiĝo evidente konkuras. La estonteco de la surpontaj skulptaĵoj en Vilniuso almenaŭ ekde la jaro 2005 estas malklara. Tiam la registaro, baziĝante sur la leĝo pri heredaĵo, deklaris la Verdan Ponton kaj ĝiajn skulptaĵojn protektata objekto. Dume oponantoj citas iom postan leĝon, kiu malpermesas simbolojn de la sovetia kaj naziisma periodoj. Ekzemple en skulptaĵo, sur la tigopinto de flago en la manoj de soldatoj, klare videblas la sovetia emblemo de la „serpo kaj martelo”.

Malhumana

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam oni preparis la omaĝon de la 65a datreveno de la venko kontraŭ la naziisma Germanio, la tiama urbestro de Moskvo Jurij Luĵkov mem proponis pagi la renovigon de la litovaj skulptaĵoj. Tamen la registaro en Vilniuso rifuzis la helpoproponon. La nuna urbestro de Vilniuso Artūras Zuokas menciis, ke la skulptaĵoj estas renovigendaj. Tio povus daŭri du jarojn, kaj oni bezonus ĉirkaŭ 200 000 usonajn dolarojn. Kompromise li proponis munti dekoraĵtabulojn sub la statuoj por klarigi, kiel malhumana estis la sovetia okupado.

Super marĉo

Ekzistas plia eblo. Ĝin apogas unio, reprezentanta eksajn politikajn malliberulojn kaj ekzilitojn. La unio proponas transloki la skulptaĵojn al la privata parko Grūtas, kiu eksponas sovetiajn statuojn kaj monumentojn. La parkestro Viliumas Malinauskas diras, ke li jam trovis novan lokon por la skulptaĵoj de la Verda Ponto – speciale por ili oni konstruus novan ponton super marĉo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La Granda Datumaro

Interreto refasonis, kiel la homaro komunikiĝas. Ĝi ŝanĝis la manierojn, en kiuj entreprenoj komercas, registaroj funkcias kaj homoj vivas. Iom malpli konata estas tio, ke nun estas pli da informoj ŝvebantaj en la aero ol iam antaŭe, kaj tiuj informoj estas uzataj por eksterordinaraj novaj celoj. Oni povas nun per granda datenaro ekscii aferojn, kiujn oni antaŭe ne povis kompreni per la analizado de malgrandaj kvantoj da informoj.

En la jaro 2000 nur kvarono de la mondaj informoj estis registrita en komputile legebla formo. La resto restis sur papero, mikrofilmo kaj aliaj tradiciaj portiloj. Ĉar la kvanto da ciferecaj datumoj pliiĝas galope kaj duobliĝas en ĉirkaŭ tri jaroj, la situacio intertempe inversiĝis. Hodiaŭ pli ol 98 % de ĉiuj konservitaj informoj estas komputile legeblaj.

La disponiĝo de grandaj kvantoj da informoj necesigas profundajn ŝanĝojn en la maniero, kiel informoj estas analizataj. Hodiaŭ oni favoras la ordigon kaj uzadon de amasoj da informoj anstataŭ pritrakti nur specimenojn, kiel statistikistoj faris antaŭe dum jardekoj. Ofte oni devas rezigni serĉi klarigojn kaj anstataŭe akcepti nur korelaciojn, ĉar „granda datumaro” pli helpas respondi al „kio” ol al „kial”. Ofte, tamen, tio sufiĉas.

La „Granda Datumaro” (en la angla enmodiĝis la esprimo „big data” por priskribi datumarojn tiel grandajn kaj kompleksajn, ke ne eblas pritrakti ilin per la tradiciaj rimedoj) eble ŝanĝos la manieron, en kiu oni perceptas la mondon. Pli kaj pli da datumaroj aldoniĝas kun la celo kompreni eventojn kaj fari decidojn, kaj ŝajne la analizado pli kaj pli ofte donas probablojn anstataŭ definitivan respondon.

Interreto de Objektoj

La „Granda Datumaro” originis en la cifereca revolucio de la 1980aj jaroj, kaj nun komputiloj kaj Interreto kontribuas al ĝi per konstanta malaltigo de la kostoj de kolektado, konservado, traktado kaj interŝanĝado de informoj. Hodiaŭ oni parolas ankaŭ pri la „Interreto de Objektoj” (angle „IoT”, do en Esperanto eble „Ido”), kiam la nombro de „objektoj” konektitaj al Interreto – fridujoj, panrostiloj, unuopaj lumoj, ... – vaste superos la nombron de homoj. Evidente ankaŭ tio povus multobligi la disponatajn datenojn.

Kelkaj homoj esperas, ke la „Granda Datumaro” kontribuos al klareco en demokratia administrado. Kelkaj rekomendas la koncepton de „publika datumaro”, kiu preterpasos la liberan informadon nun kutiman en evoluintaj demokratioj. Apogantoj de tiu movado insistas ĉe registaroj, ke la vastaj informoj konservataj de la ŝtato estu facile alireblaj por publika konsultado. Aliflanke, registaroj devas protekti siajn ŝtatanojn kontraŭ nedezirinda superregado de grandaj firmaoj, kiuj amasigas informojn pri siaj klientoj kaj ties vivoj.

Granda Frato

Samtempe kreskas maltrankviliĝo pri la manko de privateco de konservataj informoj. Ju pli da informoj aldoniĝas al datumbazoj, des pli granda la risko, ke privataj informoj fariĝos publike alireblaj, kaj tiun alireblon la nunaj teknologioj kaj leĝoj neadekvate traktas.

Registaroj devas protekti siajn ŝtatanojn kaj merkatojn kontraŭ la misuzado de la „Granda Datumaro”, alie la „Granda Datumaro” estos la „Granda Frato”. En ĉiuj landoj, sed speciale en la nedemokratiaj, la „Granda Datumaro” plifortigas la jaman malsimetrion de forto inter la ŝtato kaj la popolo.

La „Granda Datumaro” ŝanĝos la manierojn, en kiuj oni vivas, laboras kaj pensas, kaj starigos defiojn ne facile respondeblajn. La „Granda Datumaro” eble signas la momenton, en kiu la „informsocio” finfine plenumos la promeson sugestitan en sia nomo.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kanabo (alkoholo, futbalo...) kaj cerbaj damaĝoj

La artikolo de Paulo Sergio Viana (MONATO 2013/12, p. 17) celis atentigi nin pri la kanabaj danĝeroj por la cerbo kaj la pulmoj, surbaze de iuj kanadaj esploroj. Nuntempe, tamen, ekzistas tre malmulte da esploroj pri tiu ĉi temo tute fidindaj el scienca vidpunkto. La kanab-kontraŭuloj ĉefe klopodas pruvi siajn antaŭjuĝojn, kaj la aliuloj emas pruvi nur la kanabajn bonefikojn. Pro tio, ke mi estas kanab-fumanto, mi konfesas, ke mi dubas pri tiuj lastatempaj kanadaj esploroj.

Psikiatria malsanulejo

Vidu: mi estas 62-jaraĝa kaj mi fumas kanabon jam de 43 jaroj. La du lastajn jardekojn mi kanabfumas tri- aŭ kvar-foje ĉiutage, kaj mia cerbo estas (spite al tio) en bona stato. Mi motivite eĉ sukcesis lerni Esperanton dum ĉi-lastaj sep jaroj. Ankaŭ miaj pulmoj ĝuste funkcias kaj ja ne malhelpas min marŝi dum horoj sur la montoj. Se la aŭtoroj de tiuj esploroj pravus, mi ja estus delonge mortinta, aŭ mi trovus min nun en psikiatria malsanulejo. Sed mia sano estas bona kaj mia kuracisto diris al mi, ke mi povas maltimeme plufumi kanabon.

Diskriminacio

Kiam mi estis juna, mi elektis ĉesigi la uzadon de alkoholo, malmola drogo ege danĝera por la sano (kaj ankaŭ por la cerbo), kiun tamen 80 % de la okcidentaj homoj konsumas ordinare sen timo esti arestitaj ... Multaj vivoj estas ruinigitaj, multe da homoj estas traktitaj kiel krimuloj, ĉar ili kultivis neleĝajn plantojn, kaj ĉio ĉi sen iam kortuŝi la eminentulojn de la homaj rajtoj. Tio estas granda maljustaĵo kaj diskriminacio. Fakte oni ne havas problemojn ĉar oni fumas kanabon: oni fumas kanabon por elteni problemojn (ĉefe sociajn). Mi ja estas dependa, kompreneble: temas pri dependeco tiel forta, kiel tiu de futbal-subtenantoj, sed eble kun malpli da cerbaj damaĝoj.

Yves BUTTEX

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Buttex el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Manĝi pomon vere savas homon

Denove la popola saĝo konfirmiĝas. Nun ankaŭ la saĝuloj el la Universitato de Oksfordo garantias, ke „ĉiutage unu pomo – ĉiam sana restas homo”. Post detala statistika esplorado, ili fakte konkludis, ke ĉi tiu nutra kutimo ja helpas protekti la organismon kontraŭ tiel nomataj kor-vaskulaj problemoj.

Statinoj

Sciencistoj de la prestiĝa brita universitato komparis la efikon de pommanĝado kun tiu de la medikamento simvastatino, rekomendata de la medicinistoj samkiel aliaj statinoj por malpliigi kolesterolemion. Statinoj jam longe estis pristudataj, kaj estas konate – kiel aliflanke jam atentigis pasintjare tiu ĉi scienca rubriko – ke ili ludas rimarkindan rolon en la preventado de granda kvanto de kor-vaskulaj epizodoj. La ciferoj (neniam hazardaj en tiom grandaj esploroj) klare montris, ke el ĉiutaga manĝado de unu pomo rezultas la sama. La granda diferenco staras en la fakto, ke simvastatino, kiel preskaŭ ĉiu kuracilo, povas kaŭzi ankaŭ nedeziratajn flank-efikojn, ekzemple ĉe muskoloj, nervoj kaj eĉ ies libido. Kaj, cetere, pomoj – kiu ajn estas ilia koloro – estas multe pli bongustaj!

Pomterapio

Kompreneble tiu ĉi studo tute ne rajtigas la konkludon, ke ĉiu malsanulo, kiu uzas simvastatinon, devas tuj transiri al noveca ... pomterapio. Sed por ordinaraj, sanaj homoj, certe oni povus sugesti pommanĝadon kiel naturan, malmultekostan kaj ĉefe agrablan preventan kutimon.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Saĝuloj bezonataj ...

Fine de 2013, iom antaŭ Kristnasko, la brita registaro prezentis al la civitanoj de la landoj de Eŭropa Unio malagrablan donacon.

La brita ĉefministro, David Cameron, anoncis, ke ekde la unua de januaro 2014 ĉiu, kiu alvenos al Britio el EU-ŝtato por trovi laboron, atendu, se malsukcese, kvaronjaron, antaŭ ol ricevi subvencion el la senlaborula helpkaso.

Aparte celitaj estas la alvenontoj el Bulgario kaj Rumanio, kiuj ekde januaro 2014 rajtos libere vojaĝi al Britio por tie labori.

Verdire Cameron tiel reagas ne laŭ la bezonoj de la labormerkato (la senlaboreco en Britio en decembro iom falis ĝis 7,4 %) sed laŭ kreskanta enlanda histerio. Dekstremaj, bulvardaj gazetoj kaj politikistoj, sin reciproke nutrante, sukcese kredigas al la brita publiko, ke milionope alvenos bulgaroj kaj rumanoj por „ŝteli” laboron de britoj kaj prirabi la ŝtatan kason.

Ekzistas pli ol 20 milionoj da rumanoj, kiuj rajtos „invadi” Brition – tiel parolis membro de la dekstra sendependiga (t.e. de EU) partio UKIP dum televida debato. Kaj spektantoj aplaŭdis.

Nun Cameron, timante la kreskantan influon de dekstruloj, celas montri al la membroj de sia partio kaj al la brita publiko, ke li ne toleros eksterlandanojn, kiuj volas „profiti” de britaj impostpagantoj.

Atendigi eksterlandajn senlaborulojn, ĝis ili ricevos publikan monon, „faris Brition malpli alloga rilate EU-elmigrantojn, kiuj volas veni ĉi tien por vivi koste de la ŝtato”, diris Cameron.

Politiko fontanta el timo estas malbona politiko. Eĉ se oni flankenmetas moralajn konsiderojn, forestas ekonomiaj kialoj. En novembro universitataj esploristoj en Londono publikigis raporton, en kiu ili montris, ke inter 2001 kaj 2011 enmigrintoj kontribuis per impostoj 34 % pli ol ili ricevis per ŝtataj subvencioj. Alivorte, enmigrintoj donis al la brita ekonomio, ne maldonis.

Cetere Cameron forgesas, ke la migrada trafiko estas ambaŭdirekta. Ekzemple en Germanio loĝas ĉ. 115 000 britoj, en Francio ĉ. 200 000 kaj en Hispanio ĉ. 760 000 (fonto: BBC).

Post la intervenoj de Cameron kolere reagis la bulgara prezidanto Rosen Plevneliev, kies lando vole-nevole akceptis en la lastaj jaroj plurajn milojn da enmigrintoj el interalie Afganio kaj Sirio. Komentis Plevenliev: „Tio, kio gravas, estas ne aŭskulti la popularaĉajn politikistojn, kiuj ludas per la timoj de la popolo, sed aŭskulti la saĝulojn en Britio.”

Tamen malgraŭ la principo, ke eŭropanoj rajtas libere moviĝi ene de EU, la brita registaro metas pli kaj pli da obstakloj antaŭ tiujn, kiuj volas labori en Britio. Atendinte kvaronjaron por ricevi subvenciojn, laborŝerĉanto el eksterlando neniom ricevos, se tiu ne kontentige respondos al 100 demandoj (ekzemple: Kial vi ne trovis laborlokon en via lando?) kaj ne pruvas sin kompetenta en la angla lingvo.

Jen ironio. Dum britoj orgojle sin konvinkas, ke ĉiu eksterlandano ĝoje lernas la anglan, ili ne povas aŭ ne volas eltiri la konkludon, ke ĝuste pro la internacieco de (almenaŭ kripligita) angla lingvo, homoj sin prezentas ĉe britaj landlimoj. Pli saĝe peti laboron en lando, kies lingvon oni almenaŭ parte posedas, ol tie, kie necesas lerni ekde la nula punkto.

Jen alia ironio. Dum Cameron informis sian partion, ke li pretos vetoi la membriĝon de Serbio, Kosovo kaj Ukrainio en EU, se la unio ne limige ŝanĝos siajn regulojn rilate liberan movadon de civitanoj, la brita ministrejo pri eksterlandaj aferoj ŝajne bonvenigas pligrandigitan union.

„La Unuiĝinta Reĝolando forte subtenas la ekspansion de la unio rilate landojn de la okcidenta Balkanio, inkluzive Serbion, Kosovon kaj Turkion. Pligrandigo bonas al la Unuiĝinta Reĝolando”, komunikis lastatempe la ministrejo.

Klare, la dekstrega mano ne scias, kion faras la dekstra. Ne surprize, ke la haste elpensita kaj kontraŭdira politiko de la brita registaro agacas eŭropajn partnerojn. Tamen ili ne tro maltrankviliĝu: se okazos la promesita enlanda referendumo pri daŭra brita membreco en EU, la popolo, almenaŭ laŭ nunaj kriterioj, voĉdonos plej probable por eliri el la unio.

La saĝuloj en Britio, pri kiuj parolas Plevneliev, senhelpe kaj seniluziiĝe tiros la ŝultrojn. La popolo provizore jubilos, ĝis iom post iom percepteblos la ekonomiaj kaj sociaj rezultoj de la decido.

Kiel reagos eŭropanoj inter Portugalio kaj Bulgario, adiaŭinte partneron kvereleman kaj ĉikaneman, nur tiuj diru.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Modelo por Eŭropo

Kompromison atingis la du partioj, kiuj ekde la dua mondmilito dominas la politikan vivon en Aŭstrio, por daŭrigi la tielnomatan grandan koalicion (2008-13).

Du monatojn kaj duonon post la parlamentaj elektoj interkonsentis la socialdemokratoj (SPÖ), gvidataj de Werner Faymann, kaj la kristandemokratoj (ÖVP), gvidataj de Michael Spindelegger, plu kunlabori por solidigi la ŝtatajn financojn kaj pligrandigi la ekonomian kreskon kaj okupatecon.

La kanceliero Faymann, prezentante la novan koalician registaron, deklaris, ke oni ellaboris ampleksan, detalan laborprogramon, kiu enhavas la „plej bonan” de ambaŭ partioj.

Reage al kritikoj pri mankantaj grandaj reformoj diris Faymann: „Oni ne devas ree malkovri la sukcesan landon Aŭstrio. Ni estas modelo por Eŭropo.”

Intencoj

Dum la enoficigo kaj ĵurigo de la nova registaro protestis centoj da studentoj. Ili esprimis sian malkontenton pri la likvido de la memstara ministrejo pri scienco kaj esploroj kaj ĝia aligo al la ministrejo pri ekonomio. Tio estas unu el la nemultaj reform-intencoj de la koalicia registaro.

Unu el la celoj de la nova registaro dum la sekvaj kvin jaroj estas atingi ĝis 2016 „strukturan nuldeficiton”. „Tial necesas plialtigi impostojn kaj fari reformojn”, diris Faymann.

Oni altigos la tabakimposton, alkoholimposton kaj imposton je la allaso de aŭtoj kaj motorcikloj. Krome la registaro intencas plialtigi ĝis 2018 la nunan mezan aĝon de emeritiĝo de 58,4 al 60 jaroj.

La vickanceliero Spindelegger notis, ke ambaŭ partioj konsentis pri ŝparado, inkluzive de publikaj administraj kostoj, kaj ankaŭ stimulos ekonomian kreskon kaj okupatecon.

Kritikantoj, inkluzive la opoziciajn Liberecan Partion kaj verdulojn, deklaris, ke Aŭstrio reformu la publikajn financojn kaj pensiojn kaj reduktu la ŝvelintan burokrataron. Tiel eblos garantii la vivnivelon en la lando kun la plej malalta senlaboreco en EU.

La nova registaro

La nova registaro konsistos el 15 homoj: krom kanceliero Faymann, sep estas socialdemokratoj kaj sep kristandemokratoj. La postenon de ministro pri eksteraj aferoj transprenas la 27-jara Sebastian Kurz (ÖVP).

Li estis ĝis nun ŝtata sekretario pri integrado kaj ne disponas pri diplomata sperto. Krome li estas la plej juna ministro pri eksteraj aferoj en EU. La ministro pri justico estas la sperta advokato Wolfgang Brandstetter, kaj la ministrino pri junularo kaj familio estas Sophie Karmasin.

Kritikantoj, eĉ el la koaliciaj partioj mem, atentigas, ke la nova registaro povas estigi stagnadon en la aŭstra politiko.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

2013: dek donacoj al la posteuloj

Ĉiujare en la tuta mondo okazas tre gravaj sciencaj malkovroj, kiuj iom post iom ebligas al la homaro progresi. Ŝajnas, ke la antaŭa jaro (2013) estos longe memorata pro la kvanto de signifoplenaj malkovroj fare de esploristoj. Ili venas ne malofte de landoj enkrizaj, kiel Italio. Tamen ili sukcesis – spite al multspecaj problemoj, precipe la manko de registara helpo – montri sian kompetenton kaj profesiecon. Jenas dek el la plej notindaj malkovroj: donacoj, pri kiuj la posteuloj certe estos dankemaj al la homoj de nia epoko.

Malluma materio

1) La donitaĵoj kolektitaj de la satelito Planck pruvis, ke la t.n. malluma materio en la universo estas je 20 % plia ol ĝis nun kredate, dum la konstanto de Hubble (rilata al ekspansio) estas malpli granda. Rezulte de la nova malkovro, oni rajtas aserti, ke la proksimuma aĝo de nia universo estas 13,82 miliardoj da jaroj.

Hepata printilo

2) Tavolo, kiu konsistis el 20 ĉeloj de homa hepato, estis unuafoje reproduktita per tridimensia printilo. Tio, por la momento, utilas nur por kuracila testado. Laŭ la fakuloj, ja estas tro frue por pripensi la kreadon, pere de tiu ĉi tekniko, de organoj destinitaj al transplantoj.

Sekvencita DNA-o

3) Oni sekvencis la plej antikvan homan DNA-on. Ĝi apartenas al homo vivinta antaŭ 400 000 jaroj, kaj rezervis al la sciencistoj kelkajn surprizojn.

Turniĝo de nukleoj

4) Oni finfine solvis post tricento da jaroj la demandon, kiumaniere turniĝas la solida ena nukleo kaj la likva ekstera nukleo de nia planedo: la unua rotacias orienten pli rapide ol la surfaco de la tero. La esploristoj unuafoje sukcesis trovi la precizan rilaton inter la movoj de la du partoj de la ter-nukleo.

La kaŭzo de diabeto

5) Malkovrita estis ankaŭ la sekreto de diabeto: ĝi kaŝiĝas en la hepato. Altaj niveloj de iu proteino plialtigas la riskon trafi duatipan diabeton. Tiu ĉi grava malkovro estas la rezulto de 20-jara esplorado, kiun plenumis pluraj eŭropaj grupoj, inter kiuj distingiĝis pluraj el Italio. Krome, oni sukcese inventis vakcinon kontraŭ junulara diabeto.

Sub la absoluta nulo

6) Esploristoj atingis temperaturon pli malaltan ol la t.n. absoluta nulo (-273,15 celsiaj gradoj): temas pri germana eksperimento okazinta surbaze de tiurilataj italaj esploroj. Oni utiligis atomojn de kalio-39, malvarmigitajn pere de lasera lumo.

Kvantuma laboratorio

7) En Italio, lando ankoraŭfoje menciinda, estis konstruita la unua kvantuma laboratorio de la mondo. Aperis la unuaj modeloj de fotonaj proceziloj por simuli kompleksajn fizikajn fenomenojn.

Eksplodo antaŭvidita

8) Fakuloj sukcesis antaŭvidi unu el la plej mirindaj kaj – el scienca vidpunkto – gravaj astronomiaj eventoj, nome la eksplodon de supernovao.

Miniatura cerbo

9) Estis konstruita la unua miniatura homa cerbo, danke al la uzo de praĉeloj. Temas pri nedifinita, sed funkcia maso. Oni parolis pri historia atingo por la medicina esplorado. La celo estas nun ekuzi tiajn strukturojn por fari eksperimentojn, kiuj ebligos priesplori perturbojn de la cerebro.

Mamuta sango

10) En Siberio (Ruslando) oni trovis likvan sangon de mamuto: do, la klonado de tiuj bestoj, malaperintaj fine de la lasta glacia epoko, alproksimiĝas. La trovo okazis en la t.n. permafrosto de insulo situanta en la insularo Ljaĉov, en Lapteva Maro, norde de Siberio. La trovita skeleto apartenas al mamutino, ĉirkaŭ 50- aŭ 60-jaraĝa, parte manĝita de predantoj. Ŝi vivis – nekredeble! – antaŭ 11 000 jaroj!

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Troa zorgemo pri la ĝena geno

Kiu el la legantoj ne estis impresita de la historio de la aktorino Angelina Jolie, abunde publikigita de kaj gazetaro kaj televido? Ŝi, unu el la plej popularaj kinartaj stelulinoj en Usono kaj alilande, surprize anoncis al la publiko, en majo 2012, ke ŝi ĵus submetis sin al mastektomio: alivorte, kaj pli simple, ŝi malkaŝis, ke kirurgoj forigis ambaŭ ŝiajn mamojn.

La kialo? Heredeco, riska faktoro tute ne neglektinda en la medicina fako: post specifa kontrolo, ŝi malkovris, ke, kiel ŝi timis, ŝi estas portanto de geno nomita BRCA1. Temas pri geno ligita, laŭ la sciencistoj, kun alta risko por inaj personoj pri estonta apero de tumoro ĉe mamo aŭ ovario. La sama geno karakterizis jam kelkajn membrojn de ŝia familio, kiuj tute ne hazarde malsaniĝis pro tiuspecaj tumoroj. Ŝi do, timigite de la propra familia historio, preferis preventi la aperon de tumoro, kvankam la pagenda prezo estis rezigni pri unu el la simboloj de ŝia ineco kaj beleco. Pli gravis, por la viv-kunulino de Brad Pitt, malpliigi kiel eble plej la riskon trafi iutage malsanon eble mortigan.

Grumeloj

Post la anonco, okazinta kiel fulmo en sennuba ĉielo, pluraj virinoj el multaj landoj ektimis pro sia sano. Volante sekvi la spurojn kaj la ekzemplon de Angelina Jolie, ili faris ĉiujn antaŭviditajn fak-kontrolojn por malkovri la eventualan ĉeeston ankaŭ en ilia korpo de tiu genetika mutacio. Nun venis tamen, kontraŭ ĉi tiu lastatempa modo, grava deklaro, akompanata de fakula demento pri la utileco de tia preventa konduto: plej ofte tiaj kontroloj, ĉe sanaj virinoj (kiuj ja estas sendube la plimulto), ne nur estas nenecesaj, sed kelkfoje elvojigaj kaj eĉ danĝeraj por la sano: la rezultoj de tiaj ekzamenoj estas preskaŭ neniam tute klaraj kaj facile interpreteblaj.

Aliflanke aldonendas, ke tiom da neutilaj diagnozaj ekzamenoj, al kiuj oni sin submetas, kaj ĉefe la pezaj kuracilaj terapioj uzataj por malpliigi la riskojn (fojfoje nulajn) pri estonteca karcinomo de mamo povas krei damaĝojn al sanaj virinoj. Iuj medikamentoj, ekzemple, ja helpas preventi maman aŭ ovarian tumoron, sed povas paralele kaŭzi sangajn grumelojn. Do, por eviti hipotezan risketon, okazas, ke oni elmetas sin al verŝajna riskego. Ĉu penvaloras tion fari?

Anamnezo

Tiuj estas, per simplaj vortoj, la konkludoj freŝe eltiritaj, sur la paĝoj de la revuo Annals of Medicine, de iuj esploristoj de la usona tiel nomata Preventive services task force (Grupo pri preventaj servoj). Tute ne rekomendinda estas rutina genetika konsultado, samkiel la rilataj ekzamenoj, por virinoj, kiuj ofte havas nur unu parencon pasintece malsaniĝintan pro mama aŭ ovaria tumoro. La mutacio de la geno BRCA estas fakte evento tre malofta kaj, krom tio, ĝi respondecas pri nur 5 % de la mamaj tumoroj kaj 10–15 % de la ovariaj. Krome, kiel supre menciite, la rezultoj de tiaj ekzamenoj estas plejofte dubsencaj.

La mutacio de la genoj BRCA1 kaj BRCA2, konstatebla en apenaŭ 2–3 % de la virinoj, efektive povas 5-obligi la probablon de mama tumoro, kaj samtempe plialtigi ĝis 40 % la probablon trafi iam tumoron ovarian, sed tio ne pravigas la ĝeneralan panikon aŭ alarmon, kiu ekestis tra la virina loĝantaro en Usono kaj certe en aliaj landoj. La ĉeesto de la geno, cetere, ne estas per si mem signifoplena el riska vidpunkto, se ekzemple en la familio neniam aŭ nur unufoje registriĝis okazoj de tumoro. Malantaŭ ili fakte verŝajnas, ke estas alinaturaj kaŭzoj. Do la kontroloj kaj la terapioj estu rezervitaj nur al unuopaj, apartaj situacioj, kaj kompreneble post tre atenta analizo de la anamnezo de la pacientoj flanke de kuracistoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Egalaj problemoj, egalaj zorgoj

Mi opinias, ke la artikolo Disleksio kaj literumado de Garbhan MacAoidh (MONATO 2013/12, p. 18-19) estas ne nur interesa, sed ankaŭ signifoplena. En la slovaka lingvo ni povas trovi multe da dusencaj vortoj, kiuj faras grandajn problemojn dum legado ne nur por la infanoj, sed ankaŭ por la plenkreskuloj. Kialoj: oni ne distingas dum legado specialajn diakritajn signojn (akutan supersignon, cirkumflekson (pintan hoketon), haĉekon (vo-hoketon) ktp), kiuj esence ŝanĝas la signifon kaj sencon de vortoj. Juĝu mem: baza (sambuko) – báza (bazo), krik (krio) – krík (arbusto), muka (torturo) – múka (faruno), sud (barelo) – súd (juĝo), stôl (tablo) – stvol (trunketo) ktp.

Mi estas konvinkita, ke preskaŭ ĉiu nacia lingvo havas samajn aŭ similajn problemojn, kiujn prezentas ĝia skribsistemo. Pro tio mondolingvo povas esti unusence nur lingvo sen dusencaj vortoj kaj sen diversaj malsimplaj absurdaĵoj en la prononco. Kaj pro tio ne taŭgas la angla.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nekovrilaj malkovroj

Malsame ol la dek priskribitaj en alia artikolo de ĉi tiu rubriko, la jenaj malkovroj, al kiuj la brita televid-kanalo BBC dediĉis raportaĵon fine de 2013, eble nek atingos la kovrilon de gravaj periodaĵoj, nek ŝanĝos la vivon de la homa genro, nek ebligos al siaj aŭtoroj fariĝi nobel-premiitoj. Sed ili ĉiuj okazis en 2013, vekas nian scivolon kaj ja indas mencion en nia revuo pro la propra originaleco.

Simia singardo

Samkiel homoj, ankaŭ simioj havas naturon, kiu igas ilin sin gardi de malbonaj kaj egoismaj individuoj. La esploro, plenumita pri la specio Cebus capucinus kaj publikigita en la revuo Nature Communication, sugestas, ke la homa kapablo identigi nedezirindajn trajtojn en aliuloj originis en tre malproksima pasinteco.

Viraj emocioj

Viroj, kiuj neniam ĉesas agitiĝi, eĉ kiam ili devus sidi trankvile, estas paradokse pli rilaksaj en situacioj de granda premo (ekzemple ĉe ekzamenoj aŭ antaŭ publika parolado). Por virinoj tamen okazas la malo: ju pli senstreĉaj ili estas en la ordinara vivo, des pli multe ili agitiĝas en emocie intensaj momentoj. Tiun realon malkaŝis esploro de la brita universitato de Roehampton.

Ĥelonia spermo

Aparta ĥelonio, kies scienca nomo estas Eretmochelys imbricata (temas pri specio ege minacata, vivanta en tropikaj maroj, ĉefe en Ameriko) povas konservi sian spermon dum 75 tagoj, kun la celo ĝin utiligi en posta momento, kiam ĝi frajos en diversaj marbordaj lokoj. Tiu ĉi estas la konkludo de esploro farita de University of East Anglia.

Virina maljuno

Merkrede, je la tria kaj duono posttagmeze, virinoj ne rigardu sin en la spegulo: ili tiam ŝajnas pli maljunaj ol en la ceteraj tagoj kaj horoj de la semajno. Tion konvinkite asertis konata marko de sunbrunigaj produktoj, post tiurilata esplorado de ĝi freŝe plenumita.

Aksela fetoro

Eta parto (2 %) de la eŭropanoj havas akselojn, kiuj ne stinkas. Mankas al ili la genoj, kiuj kulpas pro la fetoro tipa, en plej multaj homoj, de tiu parto de la korpo. Spite al tio, ili uzas senodorigilojn. Des pli kurioze, la samaj uloj havas sekan orel-vakson. La malkovro aperis komence de 2013 en la revuo Journal of Investigative Dermatology.

Fingra faltiĝo

Ĉu vi iam demandis vin mem, pro kiu kialo la fingroj faltiĝas (alivorte sulkiĝas, kuntiriĝas) post longa restado en akvo? Respondis al tiu hamleta dubo iuj esploristoj de la universitato de Newcastle, en Britio. Ili certigas, ke tiu fingra karakterizo utilas por plibonigi la kaptadon de objektoj, kiam oni sin trovas subakve.

Bongustigaj koloroj

Varmaj trinkaĵoj havas malsaman guston laŭ la koloro de la ujoj, kiuj ilin entenas. Varma ĉokolado, ekzemple, estas plej bongusta ene de oranĝkolora taso. Tion kredas, verŝajne surbaze de fidindaj sciencaj donitaĵoj, fakuloj de la brita universitato de Oksfordo kaj de la hispana politekniko de Valencio.

Fetaj grimacoj

Beboj trejniĝas fari grimacojn antaŭ ol naskiĝi. La celo? Povi montri sian malkontenton, kiam ili ekvidos la lumon. Tiu ĉi karakterizo observeblas ĉe fetoj ekde la 36a semajno de gravedeco, dum la ridetoj komenciĝas jam en la 24a semajno. Ĉi-rilata studo aperis en la revuo PLOS One.

Amuziĝo kaj daŭro

Vi malpravas: ne veras, ke la tempo pasas rapide, kiam vi amuzas vin. Ja la malo okazas el psikologia vidpunkto: ni fakte memoras la agrablajn eventojn pli detale ol la enuigajn, do ni ofte supertaksas ilian efektivan daŭron. Plendojn oni sendu ne al ni, sed al la revuo Applied Cognitive Psychology!

Komplika multipliko

Se via filo ne scipovas solvi la multiplikon 6x8, ne riproĉu lin: tiu estas la plej komplika multipliko por la infanoj (kaj certe ankaŭ por kelkaj adoltoj). 9x12 estas male la multipliko, kiu postulas plej da tempo. Oni kalkulis ĉion ĉi pere de poŝtelefona apliko. La esplorado, kiu analizis 60 000 respondojn, okazis en angla lernejo.

Raŭka voĉo

Profundaj kaj raŭkaj voĉoj treege kontentigas kaj allogas virinojn. Esploro malkovris, ke malplialtigi la propran voĉon estas klara signalo de seksa intereso flanke de la viroj. Se do vi ne havas sukceson kun virinoj, klopodu uzi iom pli profundan voĉon: ĝi igos vin pli ĉarma. Aŭ tute ne parolu!

Planta strategio

La strategio de multaj plantoj por garantii la lojalecon kaj fidelecon de iliaj polenantoj estas miksi sian nektaron kun substancoj, kiel nikotino aŭ kafeino, kiuj provokas dependon. Pli ol cent specioj enhavas tiajn substancojn en la propra nektaro. Super tia studo laboris esploristoj de la brita universitato de Newcastle.

Vosta svingo

Nervozaj hundoj vosto-svingas maldekstren – la trankvilaj kaj feliĉaj dekstren. La ceteraj kvarpiedaj bestoj ŝajne komprenas bone tian ĉi lingvaĵon. La prihunda studo aperis en la revuo Current Biology.

Rapida irmaniero

Viroj malrapidigas sian ir-manieron je 7 %, kiam ili promenas kun sia koramikino aŭ edzino. Ili promenas per normala rapido, se ili estas kun alia virino, kiun ili ne ŝatas. Promenante kun viroj (krom supozeble se ili samseksemas: la esploro forgesis tiun eblon), ili male emas ege plirapidigi la iradon. Jen lastatempa malkovro de Seattle Pacific University.

Energia kupliĝo

Iaj marsupi-havaj bestoj kupliĝas tiel intense kaj energie, ke ili ofte mortas dum la seksa agado. Sciigas ĉi tiun kutimon al ni la revuo PNAS, post analizo de 52 marsupi-havaj specioj.

Blanka vino

En glasojn oni verŝas pli da blanka ol da ruĝa vino. La hela koloro, unuavide pli sendanĝera, igas homojn konsumi pli altan kvanton da alkoholo. Jen pensiga malkaŝo de la usona universitato de Iowa.

Naĝa stilo

Ĉimpanzoj kaj orangoj brusto-naĝas. Tion komprenigis la unuaj observoj de iliaj kondutoj, kiam ili trovas sin en akvo.

Ĉokolado kaj butikumo

La klientoj de librovendejoj estas 6-oble pli emaj aĉeti am-romanojn aŭ kuir-librojn, se ili sentas odoron de ĉokolado. Tio estis ĵus malkovrita kadre de belga esplorado.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sen besto-testoj mi estus mortinta ...

Provokis grandan debaton en Italio Fejsbuk-komentoj aperigitaj de tiam nekonata 25-jara virino Caterina Simonsen.

En decembro Simonsen, kiu suferas pro kvar maloftaj genetikaj malsanoj, ĝisdatigis sian Fejsbuk-profilon per nova foto.

Videblis Simonsen, kiu akordigeble kun sia sanstato studas veterinaran arton ĉe la universitato de Bolonjo, kun spiraparato ĉe la vizaĝo kaj jena mesaĝo manskribita: „Mi estas ankoraŭ viva, mi havas 25 jarojn, danke al la vera scienca esplorado, nome tiu, kiu utiligas ankaŭ bestojn por testi kuracilojn. Sen tio, mi estus mortinta naŭ jarojn aĝa.”

Insultoj

Tuj reagis la bestoprotektemuloj, en lando ĝenerale tre zorga pri la rajtoj de bestoj. Inter multaj komentoj, ĝenerale malfavoraj al la studentino, pluraj enhavis ironion, insultojn kaj eĉ mortminacojn.

Tio provokis indignon kaj neatenditan debaton, meze de kutime trankvilaj jarfinaj festoj, pri la utilo kaj laŭleĝeco de medicinaj eksperimentoj per bestoj.

Multaj renomuloj, rimarkinde, esprimis sian apogon al Simonsen. Inter ili menciendas la urbestro de Florenco, Matteo Renzi [mateo renci], cetere nova ĉefrolulo en la itala politiko.

Sekretario

Tiu, ĵus fariĝinta interalie sekretario de la centra-maldekstra Demokrata Partio kun la intenco ĝin renovigi, deklaris, ke la opinio de Simonsen estas plene aprobinda: la vivo de unuopa homo valoras pli ol tiu de multaj bestoj.

Fakuloj aldonis, en la sekvaj tagoj, ke la malsanoj, kiuj trafas la studentinon, vere bezonas testadon ĉe bestoj. Alternativoj ne haveblas.

Intertempe oni ĉe Fejsbuko povis legi komentojn kiel: „Por mi, vi povas morti morgaŭ: mi oferus eĉ ne mian or-fiŝeton por savi egoistinon kiel vi”; aŭ„Vi devus perei jam infanaĝe: la mondo perdus unu merdulinon kaj gajnus multajn bonajn kreitaĵojn”.

Oferbuĉo

Tamen klarigis la eble estonta veterinarino Simonsen, ke, spite al la ŝajno, ŝi ja amas kaj ne volas suferigi bestojn, kvankam ŝi konsideras ilian oferbuĉon necesa en kelkaj kazoj.

Krome ŝi diris, ke ŝi atendis ĉe la aperigo de la bildo tute aliajn reagojn. Ŝi decidis denunci tiujn, kiuj lasis insultajn mesaĝojn, kaj raportis la aferon al la itala poŝta polico, kiu nun malfermis enketon.

Ŝia familio petis pri paco, aparte pro la kristnaskaj ferioj, kaj volis, ke la ĵurnaloj ne plu okupiĝu pri la afero. La gepatroj celis protekti sian filinon, kiu dume enhospitaliĝis en la urbo Padovo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Observanto observata

Insularo en Kariba Maro fariĝis la naŭa observanto ĉe la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Angilo, brita teritorio, estis akceptita kiel observanto dum Unesko-kunsido en Parizo.

Angilon malkovris Kristoforo Kolumbo en 1493. Britoj koloniis ĝin en 1650 kaj poste francoj kaj nederlandanoj provis ĝin kapti. Sian nomon ĝi ricevis pro sia formo, longa kiel serpenteca fiŝo. Indianoj nomis ĝin Arawaks (sagopinto).

Pro kultivado de kotono, maizo, batatoj kaj manioko necesis multaj manoj, nome sklavoj. En 1834 estis abolita sklavismo kaj do Angilo nombriĝis inter la unuaj landoj, kie sklavoj liberiĝis.

Angilon reprezentis ĉe la Unesko-kunsido Jasmin Garraway [ĝezmin geraŭej], ministro pri financoj, ekonomio, evoluigo, investado, komerco kaj turismo. Ŝin intervjuis (en la angla, la oficiala lingvo de Angilo) MONATO.

MONATO: Kion vi atendas de Unesko? Kion vi alportos al Unesko?

Garraway: Ni deziras iĝi parto de granda familio kaj lerni multe pli pri la faklaboro de Unesko. Ni mem, kiel malgranda insulo en Karibo, multe zorgas pri la protekto de la medio kaj multe pripensis la rolon de turismo por subteni longdaŭran disvolvadon. Niaj rozkoloraj sablaj strandoj estas ĝis nun netuŝitaj kaj trankvilaj. Ni do frontos defion por konservi ekvilibron. Turismo helpu nin konstrui novan modelon de kunvivado inter lokuloj kaj eksteruloj.

MONATO: Krom turismo, kiu estas la ĉefa industrio de via lando?

Garraway: Fiŝkaptado kaj ekspluatado de salminejo. Interese estas, ke multaj insulanoj migris ĉefe al Dominika Respubliko, lernis la hispanan, revenis kun sperto pri komerco kaj turismo.

MONATO: Historie, Angilo estas ligita al latin-amerikaj indianoj.

Garraway: Efektive, restas spuro de homoj, kiuj vivis antaŭ 2600 jaroj. Ekzistas ankaŭ grotoj kun arkeologiaj restaĵoj, kiaj surŝtonaj skribaĵoj.

MONATO: Kompare kun samregionaj insuloj, kion aparte proponas Angilo?

Garraway: Tre bonan kaj varian kuirarton, trankvilon, amikeman kaj gastamantan loĝantaron. Sed ĉefe, foreston de ŝtelfotistoj aŭ paparazzi.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sistemo studinda

La lingvisto kaj filozofo Noam Chomsky opiniis en intervjuo komence de 2014, ke neleĝaj reĝimoj estu anstataŭigitaj per komunaĵoj de laboristoj. La usonano, intervjuate ĉe la radiostacio Voĉo de Rusio, diris, ke la laboristoj mem respondecu pri siaj institucioj kaj ke libera unuiĝo kreu diversspecajn federaciajn asociojn.

Fonton de socia ordo tia li vidis en la historia sperto de la orienta Eŭropo, kun aparta akcento sur la jugoslava memmastruma socialismo. „Ĝuste tion”, li diris, „oni klopodas sufiĉe sukcese realigi nuntempe sur la nivelo de loka memmastrumado, ekzemple en regionoj de Usono, kiuj ekonomie suferas, kaj en Katalunio.”

Tio revokas nin, kiuj sukcese kaj dum jardekoj vivis en memmastruma ŝtato, iom prikomenti.

La jugoslava memmastruma socialismo evoluis el klasika sovetia diktaturkomunisma ŝtato en la jaro 1950. Tiam la jugoslava prezidanto Tito decidis rezisti al la rusa prezidanto Stalin kaj ne plene submetiĝi al lia volo.

Iom post iom realiĝis ĉiam pli sendependa ekonomia sistemo. Oni komprenis en Jugoslavio, ke komunismo diferencas de okcidenta privata kapitalismo kaj fariĝis efektive ŝtata kapitalismo.

La klasika komunista ŝtato ekspluatas la laborantojn kaj distribuas la profiton al ŝtate privilegiataj partifideluloj. Tamen en Jugoslavio oni ekhavis la ideon serĉi intervojon: la posedantoj de la produktrimedoj estu nek privatulo, nek la ŝtato, sed la laboristoj en la entreprenoj.

Alivorte, dum vi estas en la entrepreno, vi estas kunposedanto. Kiam vi foriras, vi ĉesas esti kunposedanto kaj iĝas kunposedanto en alia entrepreno, al kiu vi foriris.

La centralisma ŝtato tamen komence forte reguligis la aferojn, kaj la entreprenoj ne plene dependis de la merkato. Iom post iom evoluis reala merkato kaj la memmastrumaj entreprenoj fariĝis ĉiam pli veraj batalantoj sur la merkato kaj konkurencis.

Tio kaŭzis pli rapidan evoluon de la landa ekonomio. Memmastrumado funkciis tiel, ke ĉiuj enpostenigitoj elektis laboristan konsilantaron konsistantan el kelkdeko da homoj. Tiuj regis la direktoron kiel plenumanton de la ekonomia politiko, kiun gvidis la laborista konsilantaro.

En entreprenoj de malpli ol 50-personoj la kompleta kolektivo estis la laborkonsilantaro. Do la direktoro estis efektiviganto de la laborprogramoj, kiujn difinis la konsilantaro, kiu decidis pri ĉiuj ŝanĝoj, investoj, novaj postenoj, punoj, disdivido de la profito ktp.

Ĉiuj laboristoj sentis la entreprenon iamaniere parte sia hejmo, io kun kio ili vivas, kundecidas. Fine de ĉiu jaro la konsilantaro decidis baze de la ciferoj, ĉu la profiton disdividi inter la laboristoj aŭ investi. Pro duonjaraj kontroloj kaj raportoj ne eblis blufi, ke malsukcesa entrepreno sukcesas.

Rezulte en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento Jugoslavio estis ekonomie multe pli forta ol la plimulto de la komunismaj eŭropaj landoj. Aparte elstaris du nordaj jugoslavaj respublikoj: Slovenio kaj Kroatio.

Ilia malneta produkto pokape atingis la nivelon de mezaj okcidentaj ŝtatoj. En Slovenio kaj Kroatio elkreskis sufiĉe forta industrio, konkurenca sur la monda merkato. Evoluis meza loĝantara tavolo, kiu ampleksis pli ol 50 % de la popolo. Malriĉuloj estis ĉiam pli eta tavolo.

Paralele evoluis personaj liberecoj. Jam en la mezo de la 60aj jaroj jugoslavoj ricevis pasporton kaj povis veturi kien ajn. Tiuj, kiuj ne kontentis en la lando, povis foriri. Multaj en la 60aj jaroj iris labori en la okcidenta Eŭropo, ĉar tie ili povis perlabori pli. Iom post iom ili revenis.

Mi do estas konvinkita, ke studi memmastrumadon tre utilus cele al adaptado al la nunaj cirkonstancoj.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Disleksio kaj literumado

Certe, ne simplas la ortografia sistemo de la franca lingvo, sed ĵus aperigita artikolo en franca instruista sindikata gazeto La Quinzaine Universitaire insistas, ke ekzistas nur malgranda procentaĵo da infanoj suferantaj vere pro disleksio. La plej granda parto ne sufiĉe kapablas legi kaj skribi pro maltaŭga instruado/lernado de la ortografio.

Edmond LUDWIG
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmond Ludwig el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

2014: Jaro de datrevenoj

La 1an de januaro 1993 naskiĝis meze de Eŭropo la nova sendependa ŝtato Slovakio. En 2014 okazas pluraj datrevenoj ligitaj al la historio de la lando.

Himno. Antaŭ 170 jaroj, en 1844, estis verkita la teksto de la slovaka himno Nad Tatrou sa blýska (Super Tatro fulmas). Ekde 1993 du el ĝiaj strofoj estas la oficiala himno de la sendependa Slovakio.

Slovaka ŝtato. Ekekzistis antaŭ 75 jaroj slovaka ŝtato. Ĝi funkciis inter 1939 kaj 1945, en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio. Ĝi posedis insignojn de suverena ŝtato, sed ĝiaj povoj estis limigataj de Germanio.

Armeo

Nacia ribelo. Antaŭ 70 jaroj slovakoj ribelis kontraŭ faŝistaj okupaciaj taĉmentoj. La ĉeĥoslovaka armeo estis tamen venkita kaj reprezalie la faŝistoj forbruligis 93 slovakajn vilaĝojn.

Karpata-dukla operacio. Lige kun la ribelo, same okazis antaŭ 70 jaroj unu el la plej grandaj bataloj de la dua mondmilito sur la slovaka teritorio. Sur la batalkampo restis 72 000 mortintoj.

Velura revolucio. Antaŭ 25 jaroj okazis la tiel nomata velura revolucio, kiu ĉesigis la komunisman reĝimon. En Slovakio sekvis politikaj kaj ekonomiaj reformoj por renovigi la demokration kaj merkatan ekonomion.

Esploroj

Eŭropa Unio kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo. Antaŭ 10 jaroj Slovakio membriĝis en EU kaj en NATO. Unu el la plej gravaj avantaĝoj de la EU-membriĝo estas aliro al financado por ekonomia disvolviĝo, entreprenado, sciencaj esploroj, teknikaj strukturoj, kreado de novaj laborlokoj, agrikulturo kaj kamparaj regionoj.

Fervojoj kaj troleobusoj. Fine ... ankaŭ en 2014 slovakoj memoros, ke antaŭ 100 jaroj estis solene malfermita la fervoja linio Vieno-Bratislavo – kaj antaŭ 110 jaroj ekfunkciis la unua troleobuso en la teritoro de Slovakio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gajan Kristnaskon, malgajan Novjaron

Gaja Kristnasko ĉi-jare ja realiĝis, sed mallonge daŭris, la tradicia bondeziro por la kipra loĝantaro. Ĝia espero je 2014, ke ĝi estu, se ne jaro fruktodona, almenaŭ pli bona el ekonomia vidpunkto ol 2013, estis fakte baldaŭ malkonfirmita. Kiel konate, la ĵus finiĝinta estis vere „terura jaro” por la ekonomio de la eta mez-orienta insulo, kies greklingva parto en marto sin trovis eĉ ĉe la rando de bankroto.

La dumtempa feliĉeco de la gekipranoj ĉefe dependis de tio, ke la registaro de la respubliko, nun regata de la konservativulo Marjos Anastasjadis, anoncis en decembro, ke ĉiu dungito devos leĝe ricevi sian 13an salajron, dum multaj kompanioj estis delonge (sed kontraŭleĝe) anoncintaj ĝian abolon.

Tuj post la tradiciaj novjaraj fajraĵoj oni komprenis, ke la tuta jaro 2014 estos fajra kaj eksplodema: ekde la 1a de januaro ekvalidis kelkaj novaj rimedoj, per kiuj la registaro de la iam riĉega lando klopodos konformiĝi al la postulemaj direktivoj de la t.n. Trojko1 kaj precipe de s-ino Verculescu [verkulesku], jam rebaptita de la kipranoj s-ino Drakulesku. Oni komencis per banala „imposto pri la konsumoj”, kiu entrenas abruptan altiĝon de la vetura (feliĉe ne de la hejta) fuel-prezo: ĝi supreniris je 5 cendoj litre kompare kun la fino de 2013. Ne temas pri vera novaĵo: la registaro ne havas fantazion, kaj io simila jam okazis komence de 2013, kiam la karburaĵaj prezoj pufiĝis je 7 cendoj litre kompare kun 2012.

Monujo

Pli rimarkinde, ekde la 13a de januaro 2014 supreniris ankaŭ la aldonvalora imposto (de 18 % al 19 %). La plej maltrankviliga rimedo koncernas tamen la tondadon de salajroj: ĉiuj, kiuj laboras por la ŝtato (instruistoj, medicinistoj ktp), tuj perdis – kun multaj sezonaj bondeziroj – 3 % de sia malneta salajro. Kvazaŭ tio ne sufiĉus, ĉiuj devos pagi ĉiumonate ankaŭ kroman imposton, kiu atingos 2,5 % por tiuj, kiuj gajnas 1501 ĝis 2500 eŭrojn monate, kaj etete pli (ĝis 3,5 %) por la homoj, kiuj gajnas pli bonan salajron. Ankaŭ la laborantoj en la privata sektoro devos rezigni pri samaj procentoj de sia salajro: ili estas tamen pli bonŝancaj, ĉar la duonan parton de la imposto pagos la dunginto. Do en la privata sektoro la diferenco en la monujo estos iomete malpli okulfrapa.

Naĝejo

Ĉe la ĝis nun priskribitaj ekonomiaj rimedoj, la demando estas: kiel esperi finon de la recesio? La respondo estas: neniel. La recesio kaj la krizo povas dum aldona jaro pludaŭri. Ĉefe malkontentas kompreneble tiuj, kiuj esperis, ke oni finfine pagigos la privilegiulojn, nome tiujn, kiuj pro multjara impostevito aŭ taŭgaj amikecoj sukcesis havigi al si vilaojn, egkapacitajn aŭtomobilojn, privatan naĝejon, sen iam cendon pagi.

Nenio tia okazis kaj okazos. Ankoraŭfoje pagas la plebo (tute senkulpa pri la eraroj de la antaŭa komunisma registaro Ĥristofjas, lastatempe ne hazarde rebaptita Katastrofjas). Dum la landa ekonomio kaj la junularaj revoj pro la kreskanta senlaboreco brulas, la riĉuloj daŭrigas sian feston: en sia jam menciita fajr-ŝirma (kaj ja neimpostata) naĝbaseno.

Roberto PIGRO
1Moknomo por la triopo konsistanta el Internacia Mona Fonduso, Eŭropa Centra Banko kaj Eŭropa Komisiono, kiuj kvazaŭ diktatoroj preskribas, kiel la sud-eŭropaj landoj solvu siajn financajn problemojn.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingvo kiel sukero: notoj pri la nuntempa persa

En la jaro 1921 la irana verkisto Mohammad-Ali Ĝamalzade eldonis en Berlino novelon kun la esprimoplena titolo La persa estas sukero. Tie la rakontanto, revenante hejmen post kelkaj jaroj pasigitaj en Eŭropo, estas detenita ĉe la limo kaj enprizonigita en senfenestra kelo, kune kun tradiciista mulao, kun pseŭdo-modernisto kaj kun ordinara, humila persono, kiu komprenas nek la arablingve ŝarĝitan persan de la unua, nek la same fremdan lingvon de la lasta, plenplenan de francaj vortoj kaj esprimoj. La verkisto vivece bildigas la samĉelanojn kiel difinitajn sociajn tipojn: la mulaon retiriĝinta en la estinteco, kaj la pseŭdo-moderniston trovanta rifuĝon en surfaca ksenofilio. Tio igas la rakonton de Ĝamalzade kvazaŭ spegulo, en kiu la persa socio de lia epoko – kaptita inter la kunpuŝiĝo de heredita tradicio kaj eŭropa kulturo – estas reflektita.

Moderneco kaj tradicio

Nu, se ni simple volas anstataŭigi la ekskutiman francan per la pli aktuala uson-angla lingvo, la novelo – post la forpaso de preskaŭ cent jaroj – povus certe esti skribita ankaŭ en la hodiaŭa Tehrano, eble kun scivolema alilandano en la loko de la humilulo. Oscilante inter diversaj antropologiaj kaj lingvaj modeloj ofte konfliktantaj, nuntempe Irano havas en sia interno la plej altan gradon – kiel kaj eĉ pli ol en la epoko de Ĝamalzade – de moderneco kaj tradicio, kaj tio nature reflektiĝas en la lingvaj decidoj de ĝiaj parolantoj. Tiel, eĉ la elekto de vorto aŭ radiko hodiaŭ povas havi altan simbolan signifon, kaj ankaŭ politikan.

Hindeŭropa lingvo

Tamen tio ne estas nova fenomeno. Oni povas diri, ke la nova persa, kiel ni konas ĝin nun, skribata per arabaj skribsignoj, kvankam ĝi estas hindeŭropa lingvo, naskiĝis ĉirkaŭ la 9a jarcento de la komuna erao el konsiderinda araba grefto al la trunko de la mez-persa lingvo de la antaŭ-islama sasanida dinastio. Tiu grefto, anstataŭ morfologia aŭ sintaksa, estis unue leksika, kaj tiel, ekde la origino de tiu literaturo, la verkistoj povis elekti facile – utiligante pli aŭ malpli da arabaj pruntoj, depende de la okazo – kiom „arabigita” aŭ „persigita” devus esti ilia skribaĵo. Tio havis religian kaj, iamaniere, politikan reflektiĝon: la poeto Ferdoŭsi, ekzemple, en sia epopeo pri la gloroj de la antikva Irano, utiligis intence malmulte da arabaj terminoj, sed aliaj klasikuloj, precipe la religiuloj kaj la mistikuloj, faris tion ege abunde.

Dekadenca paseo

En la moderna epoko, ekde la 19a jarcento, aperis nova leksika influo – precipe rilate al teknikaj vortoj – el la rusa, la angla, kaj ĉefe el la franca al la persa. Tiu estis la erao, en kiu Irano, post pli ol jarcenta postresto, remalkovris la modernecon, tiun tempon simbolatan de la ekzemplo de Eŭropo. Poste la angla lingvo, en la dua duono de la lasta jarcento, definitive trudanstataŭis la francan en la rolo de eduka kaj distingiteca lingvo por la altaj klasoj, kiuj pli kaj pli flankelasis la studon de la araba, en tiuj jaroj ofte rigardata kiel simpla supervivo de dekadenca paseo.

Araba elemento

Alia firstolinio el lingva perspektivo estis la islama revolucio de 1979. Ekde tiu dato la araba elemento, kiu ĉiam ĉeestis vigla en la antaŭurboj kaj en la provincoj de la lando, komencis antaŭeniĝi ree ankaŭ en la politika diskurso kaj en la amaskomunikiloj. Tio okazis ne sen iuj troigoj, kaj kelkfoje ankoraŭ okazas, ke oni nuntempe vidas tekstojn plenplenajn de maloftaj arabaj vortoj – pura ekzerco de sinonimoj por la malutilo de la komprenebleco mem de la mesaĝo.

Amata verkistino

Per tiaj osciloj, tamen, ne estu trompita la leganto: la persa lingvo hodiaŭ estas fakte tre vigla, kaj ĝi estas ega fierindaĵo kaj firma fundamento de la nuntempa irana identeco. Iranano eĉ ne pensus, kiel ekzemple faras multe da libananoj, eduki siajn gefilojn en lingvo alia ol la persa. Tia respekto por la propra lingvo estas tre disvastiĝinta ankaŭ en la novaj generacioj: estas kortuŝe vidi, kiom da junuloj ĉiun semajnon renkontiĝas ĉe la tombo de la poetino Forug Farroĥzad, en la nordo de Tehrano, por kanti kune la versojn de tiu amata verkistino. Eĉ pli miriga estas la tute aŭtentika pilgrimado, kiu kondukas al la urbo Ŝirazo junulojn kaj maljunulojn, riĉulojn kaj malriĉulojn el la tuta lando, por omaĝi la memoron de du el la plej grandaj poetoj de la klasika literaturo, Sadio kaj Hafizo. Ĉe la du maŭzoleoj kaj en la dolĉaj ĝardenoj, kiuj ĉirkaŭas ilin, en absorbita kaj serena atmosfero, oni povas malkovri alian manieron interpreti la paseon kaj la nuntempon, la morton kaj la vivon. Kun enmane la kanzonaro de Hafizo, kiun Goethe nomis „mia orienta ĝemelo”, oni voĉlegas kaj komentas la malfacilajn versojn de la mezepoka poeto, dum infanetoj vendas malgrandajn fermitajn kovertojn, kiuj entenas verson de tiu volumo, el kiu oni tradicie antaŭdiras la estonton. Kaj la futuro de Irano, nedubinde, pasos ankaŭ tra ĉi tie.

Simone ZOPPELLARO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Simone Zoppellaro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La saĝo de Salomono kaj salamo

En decembro 2013 multaj homoj en Germanio (supozeble ĉefe viroj) ricevis leteron de advokatoj kun riproĉo, ke ili senpage, senpermese kaj kontraŭleĝe spektis en interreto filmojn pornografiajn. Ili pagu nemalgrandan sumon por eviti akuzon kaj malagrablan kaj embarasan juĝejan proceduron.

Ne konatas, kiom da homoj pagis. Baldaŭ poste esprimiĝis duboj, ĉu spekti tiajn filmojn fakte malpermesatas. Kelkaj asertis, ke ne temas pri punenda ago, se oni ne konservas la datenojn en komputilo.

Aliaj opiniis, ke la datenoj ja dum kelkaj sekundoj restas ie konservitaj. Tio povus esti konsiderata krimo kontraŭ kopirajto kaj priŝtelo de spirita posedaĵo.

Tio memorigas min pri vizito en juĝejo antaŭ jardekoj. Helplaboristo estis ŝtelinta pakaĵon da kafograjnoj kaj salamon. Li estis kondamnita al konsiderinda monpuno.

Ankaŭ lia edzino estis kondamnita al simila puno pro ricelado, ĉar ŝi, sciante, ke temas pri ŝtelitaj varoj, matene preparis kafon kaj sandviĉon, kiujn la edzo kunportis al la laborejo. Tio okazis monatojn antaŭe. Alia juĝisto en supera kortumo devis decidi en apelacia proceso pri la verdikto kontraŭ la edzino.

Mi tiam ne komprenis, sed bone memoras, kion la juĝisto celis per pridemandado, kiel ŝi preparis la kafon kaj la sandviĉon. – Per bolanta akvo ... – Pli detale! – Mi muelis la kafograjnojn ... – Ĉu tutan duonkilogramon? – Ne, nur du aŭ tri kulerojn ... – Kaj tion li trinkis? Sekan pulvoron? – Ne, mi preparis kafon el ĝi ... – Kiel? Do, kiel oni kutime faras tion: mi boligis akvon kaj verŝis en filtrilon ... – Kaj poste? – Mi verŝis la kafon en termobotelon ... – Nu, kion vi faris kun la muelita kafopulvoro? – Mi forĵetis en la rubujon ...

La juĝisto konstatis: „Via edzo ja manĝis ŝtelitan salamon, kiun vi preparis por li. Tio estis ricelado. Sed li fakte ne trinkis la ŝtelitajn kafogrenojn, sed nur akvon kun kafoaromo.

Ĉar mi supozas, ke la akvo ne estis ŝtelita, mi devas konstati, ke koncerne la kafon vi donis al via edzo nur aromon de ŝtelitaĵo, do ne ŝtelitaĵon mem. Aromo ne validas kiel objekto en jura senco.”

Tion dirinte, la juĝisto fiksis monpunon eble en kvarono aŭ eĉ malpli ol antaŭe. La geedzoj unuanime dankis kaj montris sian feliĉon. Ili ne komprenis, kial la juĝisto montris tian mildecon.

Nun gazetoj mencias, ke la advokatoficejo, leterante pri kontraŭleĝa rompo de kopirajto, mem ne agis laŭleĝe ...

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pendantaj artaj pajlaĵoj

Litovoj en sia kultura trezoro retrovis unu el la specoj de antikvaj manfaraĵoj, kiujn prauloj uzis en sia hejmo ne nur por ornami ejojn sed ankaŭ por sencoesprimi siajn agojn. Temas pri pendantaj artaj pajlaĵoj, litove nomatajn sodas. Tiuj artaĵoj estis pendigataj, se en la familio naskiĝis bebo, ankaŭ dum geedziĝo, antaŭ Kristnasko kune kun pajlaj birdetoj, sunformaj artaĵoj, kiuj simbolis la revenon de la suno.

Beno

Pajlaĵo super la tablo de geedziĝantoj simbolis deziron de feliĉa kaj firma kunvivo, oni ĝin donacis al la gepatroj de ĵus naskiĝinta bebo aŭ dum la baptofesto, por ke lia/ŝia vivo estu facila. Pendanta arta pajlaĵo ankaŭ estis kiel beno por la hejmo kaj protektis ĝin kontraŭ demonoj.

Demono

En pratempoj pajlaĵojn oni pendigis per ĉevalaj haroj, kunigitaj helpe de vakso. Tiamaniere pajlaĵoj povis libere turniĝi. Se subite ili ĉesis turniĝi – malbona signo: demono aŭ ajna malbono eniris en la domon. Malbonon signifis ankaŭ difektita sodas. Tiajn homoj tuj devis bruligi.

Ekzistas ankaŭ rakontoj pri kutimo dum la enterigo de unu el geedza paro enterigi ankaŭ la pajlaĵojn, kiujn ili gardis ekde sia geedziĝfesto.

Kosma energio

Litovoj kredis, ke turniĝantaj pajlaĵoj estas kvazaŭ dissendiloj de kosma energio: supra angulo ĝin akumuladis kaj malsupra – disdonadis. Diversajn dolorojn oni penis forigi helpe de tiuj energiaj pajlaĵoj – oni eksidis sub la pajlaĵo, energio tuj komencis kuri tra la tuta korpo kaj doloro malaperis.

Tradiciaj pajlaĵoj laŭforme ege similas al piramidoj. Ili konsistas el pluraj dutipaj elementoj: trianguloj kaj kvadratoj. En antikvaj kulturoj triangulo kutime estis simbolo de la animo kaj kvadrato de la materio. Por antikvaj litovoj pajlaj artaĵoj estis siaspeca mandalo simbole reprezentanta ceteran animan, eĉ kosman ordon. Dum la farado homoj ofte dronis en meditado, eĉ siaspeca ekstazo.

Temporaba

La litova etnologo Marija Liugiene, kiu mem okupiĝas pri kreado de tiuspecaj litovaj artaĵoj, diras, ke tio estas ege temporaba laboro. Ĝi komenciĝis fruprintempe per grenaj semoj. Kiam la greno kreskas, ege gravas ĝustatempe rikolti. Trofrua rikolto signifas tro maldikan pajlon kaj tro malfrua – tro malstabilan pajlon. Oni rikoltas permane. Poste la rikoltaĵo estas sekigata, sekve prilaborata: spikoj estas forigataj, aldonaj pajlaj elementoj kaj fine la pajleroj estas tranĉataj al diverslongaj pecetoj. Tiam komenciĝas la vera laboro kaj vera meditado. Plej bona estas sekala pajlo, ĉar ĝi estas sufiĉe longa kaj stabila. Por konstrui pajlan artaĵon ankaŭ necesas fadeno. Linan fadenon uzas hodiaŭaj popolaj faristoj, sed antaŭe oni uzis ĉevalajn harojn.

Formoj

Origina sodas havis la formon de duobla piramido. Sed hodiaŭaj majstroj pro arta diverseco iniciatas ankaŭ aliajn formojn, ekzemple rondan.

Hodiaŭ litovaj artaj pajlaĵoj estas tre popularaj. Ilin oni povas vidi en la hejmo ĉe multaj familioj, ilin ankaŭ aĉetas turistoj kaj ili montriĝas en artaj ekspozicioj, foiroj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La piano

Estis trankvila antaŭvespero je la fino de la somero. La suno subiris, kaj ĝia mola oranĝkolora lumo surverŝis la urbon. Sur la muroj de la konstruaĵoj, sur la vitrinoj de la vendejoj kaj sur la fenestroj ludis kuprokoloraj briloj. Komenciĝis la lasta horo de la tago, kiam iom post iom ĉio dronis en inkokolora krepusko: la konstruaĵoj, la homoj, la arboj.

Anton iris sur unu el la grandaj stratoj inter la luksaj vendejoj. Li ne rapidis, ĝuis la trankvilan antaŭvesperon. Junaj belaj virinoj kun enigmaj ridetoj pasis preter li, kaj iliaj multekostaj parfumoj diskrete odoris. Anton ŝatis la lastajn somerajn tagojn, kiam jam ne estis tiel varme, la suno ne estis blindiga kaj la friska vento kiel birdflugilo karesis la vizaĝojn.

Subite Anton haltis. Antaŭ li venis la virino, kiun li jam duan aŭ trian fojon vidis sur tiu ĉi strato. Ŝi paŝis malrapide kaj enpensiĝinte. Ŝia hela rigardo kvazaŭ flugis super la homaj kapoj. Ŝi ne estis juna, eble jam kvindekjara, sed ankoraŭ estis bela, la krispa grizeca hararo libere falis sur ŝiajn ŝultrojn. Ŝia korpo estis tenera, ŝiaj piedoj – graciaj. Nun ŝi surhavis blankan robon, kiu emfazis ŝian sveltan korpon. Verŝajne ofte ŝi iris sur tiu ĉi strato, ĉar ŝi ne rigardis la vendejojn kaj ne atentis pri la homoj, kiuj preterpasis. Anton malrapidigis siajn paŝojn. Iam antaŭ tre longe ŝajne li vidis tiun ĉi virinon, sed li ne memoris, kie kaj kiam. Tiu ĉi inteligenta vizaĝo, la delikataj lipoj kaj la lagobluaj okuloj estis konataj al li. Ŝajne li ne nur vidis, sed same sonĝis pri ŝi. Vere la jaroj lasis siajn signojn sur ŝian vizaĝon. Ĉe la anguloj de ŝiaj okuloj kaj sur la kolo jam videblis etaj sulkoj, kaj ŝia korpo similis al matura sukoplena frukto. „Kiu estas tiu ĉi virino, kiun eble mi konas?” demandis sin Anton.

Ŝi preterpasis lin, kaj li kvazaŭ eksentis la susuron de ŝia tenera blanka robo. Stranga estas la homa memoro. Ni renkontas iun, vidas lian aŭ ŝian vizaĝon, ekscias la nomon, sed post jaroj tiu ĉi vizaĝo malaperas aŭ restas profunde en nia konscio kiel pala rememoro, simila al malnova flava fotografaĵo, kaj vane ni penas pli bone trarigardi tiun ĉi fotografaĵon, ke ni rememoru, kiam kaj kie ni vidis la homon sur ĝi, kiu li estas, kio estas lia nomo, sed vane. Ĉio delonge malaperis. La tempo viŝis ĉion, kiel la maraj ondoj viŝas la paŝospurojn sur la akva sablo.

Jam du fojojn sur tiu ĉi strato Anton vidis tiun ĉi virinon, kaj ĉiam li streĉe rigardis ŝian vizaĝon. Li estis certa, ke iam li vidis ŝin, sed li ne kuraĝis alparoli ŝin, nek postsekvi ŝin. Tamen hodiaŭ, kiam ŝi denove preterpasis lin, li turnis sin kaj ekiris post ŝi. Ŝi iris trankvile. Hodiaŭ ŝi surhavis malhelbluan robon, kiu simile al boata velo aŭ aperis, aŭ malaperis inter la homoj, kiuj iris sur la trotuaro. Anton iris post ŝi kaj estis certa, ke ŝi ne turnos sin, nek supozas, ke iu postsekvas ŝin. Li daŭre diris al si mem: „Mi verŝajne konas ŝin, sed tre delonge mi ne vidis ŝin. Mi ne memoras ŝian nomon. Mi ne kuraĝas alparoli ŝin, eble ŝi eĉ ne deziros alrigardi min. Ŝi opinios, ke mi estas iu sintrudemulo.”

Post ducent aŭ tricent metroj la virino subite haltis kaj eniris ien. Anton rapidigis la paŝojn. Estis danctrinkejo kun granda lumreklamo Danctrinkejo Noktaj Triloj. Dum sekundoj li hezitis ĉu eniri aŭ ne. Li demandis sin, kion serĉas ĉi tie tiu ĉi virino? Li restis senmova antaŭ la pordo kaj poste tuj eniris. Ene regis duonlumo. Li ĉirkaŭrigardis kaj vidis la virinon iri inter la tablojn. „Eble ŝi serĉas iun, eble ŝi renkontiĝos kun iu ĉi tie, aŭ povas esti, ke ĉiutage ŝi venas ĉi tien sola, eksidas ĉe iu tablo kaj mendas iun trinkaĵon”, meditis Anton.

Subite la virino malaperis kaj Anton embarasiĝis. Ŝi kvazaŭ dronis sub la tero. Li ĉirkaŭrigardis, turnis sin dekstren, poste maldekstren, sed nenie vidis ŝin kaj ne povis klarigi al si mem, kiel ŝi tiel neatendite malaperis. Li sentis, ke la homoj, kiuj sidas ĉe la tabloj, scivole rigardas lin. Ja, li staris kiel arbo en la centro de la danctrinkejo. Li decidis tuj eksidi ĉe iu tablo kaj iom atendi. Eble la virino aperos de ie. Li sidiĝis ĉe la plej proksima tablo kaj denove ĉirkaŭrigardis. En la danctrinkejo estis ĉefe mezaĝaj homoj. Eble ili ofte venis ĉi tien aŭ ĉi tie ili renkontiĝis. Anton hontis kaj sentis konsciencriproĉon. Li aspektis kiel fiulo, kiu deziras kaŝe enrigardi en ies vivon kaj serĉi en ĝi delonge kaŝitan sekreton. Li decidis tuj stariĝi kaj foriri, sed en tiu ĉi momento en la danctrinkejo aŭdiĝis ia bruo, kaj li rimarkis la virinon. Eble ŝi eliris el iu ĉambro. Nun ŝi estis vestita en longa nigra robo, kaj ŝiaj nudaj ŝultroj brilis kiel marmoraj.

Kiel ombro la virino trapasis inter la tabloj kaj sidiĝis antaŭ la piano, kiu estis en la angulo de la danctrinkejo. Anton nun rimarkis ĝin. Kelkajn sekundojn ŝi restis senmova antaŭ la piano, dorse al la homoj en la danctrinkejo, kaj poste komencis malrapide pianludi. Anton stupore rigardis ŝian dorson, ŝiajn manojn blankajn kiel porcelano kaj ŝiajn longajn arĝentecajn harojn, kiuj falis sur ŝiajn ŝultrojn. Li aŭskultis la melodion, kaj subite en lia konscio komencis elnaĝi kiel fora insulo en maro ia rememoro. Unue ĝi estis pala, malklara, simila al forgesita melodio, sed poste ĝi iĝis pli klara, kaj kvazaŭ ĉio okazus en tiu ĉi momento antaŭ liaj okuloj. „Tiu ĉi estas Sandra, Sandra Stanislavova, nun mi memoras ŝin”, flustris li. Ŝajne granda kolora radio ekmoviĝis antaŭ li kaj revenigis lin en la infanecon.

Tiam lia familio loĝis en malnova kvaretaĝa domo en la centro de la urbo. Sur ĉiu etaĝo estis du loĝejoj: unu pli granda kaj la alia – pli malgranda. La familio de Anton loĝis en la pli granda loĝejo sur la kvara etaĝo kaj en la alia loĝejo estis luantoj, kiuj ofte estis diversaj. Ordinare ili estis junaj homoj, ĉefe studentoj. Anton memoris, kiam en la najbara loĝejo ekloĝis junulino. Tiam li estis lernanto kaj foje, kiam li revenis el la lernejo, li vidis la junulinon. Ŝi estis bela blondulino kun bluaj okuloj, kaj ŝia eleganta korpo similis al violono. Ŝi haltis kaj amike ekridetis al Anton. Li ruĝiĝis kaj rapide ekflustris:

„Bonan tagon.”

„Saluton!” diris ŝi. „Mi estas Sandra, ni estas najbaroj.”

Anton gapis ŝin sorĉita kaj ŝajnis al li, ke la malpura kaj malbela ŝtuparejo kun nelavitaj fenestroj subite eklumas kaj ekbrilas. Post tiu ĉi unua renkontiĝo li ofte vidis ŝin. Lia patrino kaj Sandra iĝis amikinoj. Sandra gastis en ilia domo kaj kun la patrino de Anton ili trinkis kafon. Kiam Anton vidis la lagobluajn okulojn de Sandra, li ruĝiĝis, kvazaŭ iu bruligus fajron antaŭ lia vizaĝo, liaj manplatoj komencis ŝviti, kaj lia koro ekbatis kiel la koro de timigita leporo. Foje-foje Anton sonĝis pri Sandra. Li sciis, ke ŝi estas pianistino. Kiam ŝi estis en sia hejmo, ŝi pianludis, kaj la melodio aŭdeblis en la tuta domo. Anton aŭskultis la muzikon emociita kaj imagis ŝiajn longajn tenerajn fingrojn, kiuj ame tuŝas la pianklavojn. Tiam li ne sciis, kion pianludas Sandra, de kiu komponisto, sed li sentis la muzikon kiel friskan ventoblovon.

Kiam liaj gepatroj parolis pri Sandra, ili diris, ke ŝi estas unu el la plej talentaj junaj pianistinoj. Ili menciis, ke ŝi multe koncertas kaj ŝia gloro de talenta pianistino jam transflugis la ŝtatajn limojn, kaj Anton fieris, ke li konas ŝin kaj ofte renkontas ŝin.

Foje Sandra venis en ilian domon. Kiam Anton vidis ŝin, li tuj rimarkis, ke ŝi estas ĝoja kaj ŝia ridanta vizaĝo aspektas kiel suna printempa mateno. Sandra ĉirkaŭbrakis la patrinon de Anton kaj diris:

„Onjo Tina, mia plej granda revo realiĝis! Oni invitas min al Vieno. Mi subskribis kontrakton kun Viena Filharmonio, kaj mi pianludos en la urbo de la muziko.”

„Sandra,” ekĝojis la patrino, „mi estas tre feliĉa, sed mi bedaŭras, ke longe mi ne vidos vin.”

„Onjo Tina,” diris Sandra kaj iom embarasite alrigardis la patrinon de Anton, „mi havas grandan peton al vi. La plej kara aĵo, kiun mi posedas, estas mia piano. Ĉu mi povas lasi ĝin ĉe vi? Mi devas liberigi la loĝejon.”

„Kompreneble”, diris ĥore la gepatroj. „Nia loĝejo estas granda, estos loko por ĝi, kaj ni zorgos pri ĝi kiel pri niaj okuloj.”

„Mi ege dankas al vi. Kiam mi revenos, mi reprenos ĝin.”

Sandra forveturis, kaj ŝia granda nigra piano restis en la loĝejo de Anton. Oni metis ĝin en angulon de la gastĉambro, kaj tiel ili alkutimiĝis al ĝi, kvazaŭ la piano ĉiam estus tie. Kiom da fojoj Anton alrigardis ĝin, li kvazaŭ denove vidis la lagobluajn okulojn de Sandra, kiuj lumigis lin, kaj lia koro komencis denove bati kiel kuranta ĉevalo tra senlima kampo. Anton ofte demandis sin, kiel Sandra fartas en Vieno, ĉu ŝi koncertas tie, kaj kiel pasas ŝiaj tagoj en la nekonata lando. Li senpacience atendis ŝian revenon el Vieno, sed pasis unu, du, tri jaroj kaj Sandra ne revenis. Oni ne sciis, kio okazis al ŝi. Sandra ne skribis leterojn, nek telefonis. La gepatroj de Anton provis ekscii ion pri ŝi, sed ili ne sciis ŝian adreson en Vieno. Ŝia piano daŭre estis tie, en la angulo de la gastĉambro, kaj ĝi kviete atendis Sandran. Tamen post kelkaj jaroj la familio de Anton devis ŝanĝi la loĝejon. Ili aĉetis novan loĝejon, kaj kune kun ĉiuj mebloj ili transportis la pianon en la novan loĝejon. Ĝi jam estis kvazaŭa ano de la familio. Daŭre neniu sciis ion pri Sandra. Ŝi tute malaperis kaj oni jam ne sciis, ĉu ŝi estas en Aŭstrio aŭ en alia lando.

Anton iĝis plenkreska viro. Li ne loĝis kun la gepatroj, multe vojaĝis, kaj iom da tempo li loĝis en provinco. Kiam liaj gepatroj jam estis certaj, ke Sandra ne revenos, ili donacis la pianon al parenca knabineto, kiu komencis lerni pianludadon. Tiel malaperis ankaŭ la nigra piano de Sandra.

Nun Anton sidis en la danctrinkejo kaj aŭskultis la pianludadon de Sandra. „Kiam ŝi revenis en Bulgarion?” demandis li sin mem. „Eble ŝi serĉis liajn gepatrojn, sed ne trovis ilin, ĉar ili ne plu loĝis en la domo, kiun ŝi konis, kaj verŝajne neniu povis diri al ŝi ilian novan adreson.” Delonge la gepatroj de Anton ne estis vivantaj.

Nun Sandra ludis ian malrapidan nostalgian melodion, sed neniu en la danctrinkejo aŭskultis ĝin. Preskaŭ ĉiuj babilis, ridis, tintigis la glasojn. En la krepuska vasta ejo la viroj amindumis, kaj iliaj ebriaj rigardoj brilis kiel la okuloj de embuskantaj lupoj. Neniu interesiĝis pri la muziko de Sandra. Anton eksentis ofendon. Sandra, la fama kaj talenta pianistino, kiu iam sukcese koncertis en multaj eŭropaj landoj, nun pianludis en tiu ĉi duaranga danctrinkejo al ebriuloj, kiuj ne komprenis la muzikon kaj tute ne interesiĝis pri ĝi.

„Kio okazis al ŝi?” meditis Anton. „Ĉu ŝi edziniĝis, ĉu ŝi havis infanojn, kial ŝi revenis en Bulgarion? En kiuj landoj ŝi loĝis, kaj ĉu ŝi ankoraŭ memoras la gepatrojn de Anton kaj Anton mem? Ĉu ŝi serĉis sian pianon, kiu atendis ŝin en la loĝejo de Anton?” Al tiuj ĉi demandoj nur Sandra povis respondi, sed nun ŝi sidis antaŭ tiu ĉi malnova piano en tiu ĉi danctrinkejo kaj ludis. Ŝi jam estis maljuna, laca virino, kiu eble devis pianludi por vivteni sin.

Tiu ĉi ne estis Sandra, kiun Anton konis, la iaman junan virinon kun la lagobluaj okuloj. Anton stariĝis kaj ekiris al la pordo. „Ni ne devas reiri en la pasintecon. Ĉio restu tie por ĉiam”, diris li al si mem kaj foriris.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malbelon beligi: la Greenwald-principo

Meze de januaro la usona prezidanto, Barack Obama, anoncis, ke li intencas bridi la mondskale kritikatan Nacian Sekurecan Servon (NSA). Inter diversaj aliaj reformoj ne plu estos permesite al NSA konservi informojn pri telefonvokoj faritaj en Usono (kiu organizaĵo tamen rajtos konservi ilin, ankoraŭ ne klaras); ne plu eblos prispioni prezidantojn kaj estrojn de tiel nomataj amikaj aŭ aliancigitaj ŝtatoj.

La reformoj rezultas de la riveloj pasintjaraj de Edward Snowden, kiu, laborinte kadre de la usonaj sekurecaj servoj, rivelis la amplekson de ilia agado. Snowden, depende de persona vidpunkto aŭ heroo aŭ perfidulo, montris interalie, kiom NSA kaj paralelaj organizaĵoj nome de la popolo tamen lezas ties privatecon.

La parolado de Obama estas grandskale raportita kaj ĝenerale bonvenigita. Jen unua paŝo, diris komentariistoj, ĝis ekvilibrigo de la rajtoj de individuoj kaj la rajtoj de la ŝtato.

Tamen ne ĉiu konsentis. Artikolante en la brita gazeto The Guardian, la ĵurnalisto kaj iama advokato Glenn Greenwald atentigis pri la hipokriteco de Obama.

En sia parolado Obama defendis la liberecon de la individuo. Tiu ĉi libereco estas, laŭ la prezidanto, la „fonto de homa progreso”. Belaj vortoj sed, kiel notis Greenwald, ili devenas de la buŝo de homo, kiu celas aresti la individuon – Edward Snowden, nun en ekzilo en Rusio – kiu spronis la debaton pri libereco kaj la povoj de la ŝtato.

Pli grave, Greenwald ne alte taksis la reformemon de Obama. Temas pri nura propagando por trompi kaj silentigi kritikantojn.

Laŭ Greenwald, politikistoj „ĵuras ŝanĝi la sistemon, por ke la eraroj de la pasinteco ne plu okazu. Poste ili intence agas male: ili beligas la sistemon, igante ĝin politike pli digestebla, per vakaj, kosmetikaj tiel nomataj reformoj, por tiel mutigi la koleron de la publiko, kaj samtempe por lasi la sistemon esence senŝanĝa, eĉ pli rezistkapabla al kritiko ol antaŭe”.

Tiel tuŝas Greenwald nervon en la korpo de la niatempa demokratio: la ideon, ke politikistoj kaj aliaj beligas malbelon kaj ĝin tiel fortigas. La principon aplikas ne nur registaroj sed ankaŭ ĉiuj aŭtoritatoj, organizaĵoj kaj aliaj grupoj. En Britio, ekzemple, la dekstrema, bulvarda gazetaro luktas oste kaj voste kontraŭ la klopodoj de la registaro (ĉi-okaze mordata, ne mordanta) por reformoj de la ĵurnalisma etiko.

Dum jaroj la bulvarda klaĉ-gazetaro (ne, nepras diri, la enhave pezaj ĵurnaloj, kiel The Guardian, aŭ ĝenerale honestaj kaj morale skrupulaj regionaj kaj lokaj gazetoj) lezadis la tiel nomatan redaktoran kodon. La kodo, en si mem bone elpensita, estis tamen neglektata: homaj rajtoj, privateco, estis daŭre subfosataj (ekzemple telefon-konversacioj kaj interreta korespondado de politikistoj kaj aliaj eminentuloj kaŝe kaj nepravigeble registritaj).

Post raporto de esplorkomisiono, kiun prezidis juĝisto, Brian Leveson, la registaro starigis novan instancon kun povo monpuni tiujn ĵurnalistojn, kiuj eksterkode agas. La instanco, kontraste al la malnova, konsistu el pli da sendependuloj, malpli da gazetistoj, por certigi, ke la kodo estu rigore aplikata.

La bulvardistoj tamen malakceptis la registaran planon. Ili diris, ke regionaj kaj lokaj ĵurnaloj, finance malfortaj, estus ruinigitaj, se ili alfrontus al monpunoj. Ili do kreis sian propran instancon kun – kaj tiel mi revenas al Greenwald – nuraj kosmetikaj ŝanĝoj. Temas, efektive, pri la malnova instanco sub nova nomo.

Ĉu la bulvardistoj sukcese „mordos” la registaron kaj trompos la publikon per sia ruzo, ankoraŭ ne direblas. Rezulton atendante, oni povus sammaniere konsideri la oficialan respondon („Ŝanĝojn ni faris: tio ne plu okazos”) al la seks-skandaloj en la brita romkatolika komunumo kaj BBC, kaj al korupto en la polico kaj la bankoj.

Supozeble la Greenwald-principo aplikeblas ankaŭ al aliaj skandaloj en aliaj landoj. Estus interese informiĝi.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stabila - malgraŭ perdoj

Ŝrumpas la katolika eklezio en Aŭstrio. En 2013 estis je 50 000 kredantoj malpli, kio reprezentas perdon de unu elcento. Se daŭros tiu evoluo de 50 000 kredantoj jare, la katolika eklezio estos malaperinta post 100 jaroj.

Jam nun grandas la problemoj. Mankas pastroj, do oni devas kunfandi paroĥojn kaj eĉ fordonaci preĝejojn. Grandegaj preĝejoj, majstroverkoj de la arto, konstruitaj por kelkmilpersona vizitantaro, ne estas renovigataj kaj estas ĉirkaŭitaj de provizoraj skafaldoj.

Diservoj okazas ne antaŭ la ĉefa altaro, sed en flanke situanta kapelo. Episkopo nomis tiun evoluon „stabila”.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kosma kubo

Unuafoje en spac-esplorado ĉirkaŭflugas la mondon litovaj satelitoj. Ilin lanĉis de NASA-bazo en Virginio, Usono, raketo Antares kaj spac-veturilo Cygnus. Ĉi-lasta interalie enhavis la satelitojn LituanicaSAT-1 kaj LitSat-1, kreitajn de litovaj kaj alilandaj sciencistoj. Post kelkaj tagoj, la menciita kosmoŝipo estis aligita al la tiel nomata Internacia Spaco-Stacio (ISS).

Kubforma

Post ĉirkaŭ monato la litovaj satelitoj estis lanĉitaj por ekorbiti ĉirkaŭ la tero kaj tiel komenci siajn esplorojn. Unuafoje estis faritaj ankaŭ spacaj fotoj de Litovio. La kubforma satelito, malpli ol 500 gramojn peza, dum ĉirkaŭ ses monatoj efektivigos siajn kosmajn esplorojn, testante novkreitajn teknikojn kaj alternativajn energiajn fontojn sub ekstremaj kondiĉoj. La sateliton kreis, en la fakultato de matematiko kaj komputiko de la universitato de la litova ĉefurbo Vilnius, skipo konsistanta el trideko da junaj fakuloj: inĝenieroj, fizikistoj, programistoj, kiuj venas ne nur de Litovio, sed ankaŭ de aliaj landoj.

Iniciato

La sateliton LitSat-1 male konstruis spertuloj de la teknologia universitato de la urbo Kaunas, kun la helpo de kolegoj de la Litova Spac-Asocio kaj de la Instituto de Spacaj Sciencoj kaj Teknikoj. Konstruante la sateliton, la sciencistoj proponis tute novigan ideon, nome piezo-elektronikan orientiĝosistemon. La ideo sin bazas sur piezo-elektronika movilo, kiu kapablas transformi altfrekvencan vibradon en movon. Piezo-moviloj estas mekanismoj relative novspecaj, kiuj estas uzataj tie, kie necesas ekstreme preciza movo: fakte ilia apartaĵo estas utiligi, kiel mezurunuon, nanometrojn (t.e. mil-onoj de mikrometroj).

Platformo

La kreintoj aldonas, ke la celo de ĉi tiu dua satelito estas krei platformon, kiu estonte povos esti utila por la konstruado de novaj satelitoj por aliaj eksperimentoj. Tiumaniere en 2015 en la kosmo estos esplorinda instalaĵo piezo-reaga. Se la litovaj eksperimentoj sukcesos, ili plifaciligos la estontan mastrumadon de etaj satelitoj kaj okulfrape malgrandigos la konstruajn elspezojn.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Komikeco (iom) rimiĝas kun frenezeco

Pri komikaj verkoj estis iam asertite, ke sub ilia rida kaj gaja surfaco ĉiam kuŝas io mistere tragika. Nun britaj fakuloj decidis esplori, kio vere kaŝiĝas malantaŭ la personeco de komikistoj.

En la departemento pri eksperimenta psikologio de la universitato de Oksfordo, en Anglio, oni submetis centojn da komikistoj (el kluboj, asocioj, agentejoj kaj similaj) al detala demandaro, per kiu eblas analizi la pensmanieron de homoj. Oni poste komparis la ricevitajn respondojn kun tiuj donitaj de aliĝenraj aktoroj kaj de personoj havantaj iun „nekreeman” profesion.

Pensmaniero

La rezultoj montris la ekziston de klara kongrueco inter kreemo kaj frenezo. Laŭ la sciencistoj, por ridigi publikon estas bezonata iu „nekutima” pensmaniero, tre simila al la pensmaniero de psikozaj pacientoj. La unusola diferenco estas, ke la emo de komikistoj estas ne detrua, sed kreema. Inter la komikistoj, iuj personecaj trajtoj ŝajnas esti pli oftaj. Iuj ekzemploj? Kredo je paranormalaj fenomenoj, malfacila koncentrado de pensoj, introspektemo, impulsiĝemo kaj nesociema konduto. La sama kategorio esprimis ankaŭ tendencon – ne neglektindan – al deprimiĝo.

Skizofrenio

Ĉiuj menciitaj karakterizoj igas la komikistojn tre similaj al homoj, kiuj suferas pro skizofrenio kaj mani-depresio. Ĝenerale ĉiuj aktoroj esprimis nekutiman mensan inklinon, kompare kun la cetera, ordinara grupo, sed plej introspektemaj estas la komikistoj. Kompreneble, oni ne eltiru la konkludon, ke komikaj aktoroj nepre estas aŭ iutage fariĝos frenezuloj. Oni nur malkovris ian ligitecon inter la pensoj de frenezuloj kaj tiuj de kreemaj, neordinaraj individuoj, kiuj estas kapablaj ridigi aliajn personojn. Ĉio ajn alia estas supozo ankoraŭ demonstrenda.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La plej trompiĝema lando

„Rrrrrrr-n.” Sonas via telefono.

„Lo! Ha lo!”

„Parolas mi, estas mi.”

„Ĉu mi parolas kun Masao? Sed vi havas strangan voĉon.”

„Mi havas malvarmumon. Panjo, grava afero. Mi misuzis monon de mia firmao. Se mi ne redonos kvin milionojn da enoj [38 500 eŭrojn] en du tagoj, mi estos arestita. Helpu min!”

„Tio ja gravas. Kiel mi helpu?”

Tiamaniere vi fariĝas plia viktimo de trompado. Laŭ peto de via falsa filo (aŭ nepo, amiko de la filo, advokato, policano ktp) vi ĝiros la monsumon de via ŝparaĵo al la konto de la trompanto. Jen plej simpla, sed efika ruzo.

Ekde la jaro 2000 multiĝas en Japanio tiaj krimoj, ofte celantaj maljunulojn. La polico kaj financaj institucioj batalas kontraŭ tiaj fiagoj. Ĉe bank-giĉetoj, ekzemple, oni disdonas al klientoj avertilojn.

Taktiko

Tamen la trompistoj ŝanĝas sian taktikon. Fojfoje ili evitas bank-kontojn kaj sendas helpantojn por havigi al si la monon. Aŭ ili ludas mem la rolojn de policano, bankisto aŭ advokato, por ke la trompato fide transdonu sian monon.

En la jaro 2013 okazis en Japanio 38 300 trompado-kazoj kun perdoj – almenaŭ por la viktimoj – de la ekvivalento de 327 milionoj da eŭroj.

Evidente trompado ne estas aparte japana fenomeno. Tamen japanoj montriĝas trompiĝemaj. Usona kodumulo Kevin Mitnick opinias: „Japanio, kiu havas kulturon de konscienco kaj konfido, estas la plej trompiĝema lando.”

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kroata ekonomikisto Mladen Staničić pri ekonomiaj alternativoj

Mladen Staničić, doktoro pri ekonomiko, longatempa direktoro de la Instituto por Internaciaj Rilatoj de Respubliko Kroatio en Zagrebo, nun estas emerita profesoro ĉe la Universitata Instituto Dag Hammarskjöld pri internaciaj rilatoj kaj diplomatio en Zagrebo.

MONATO: La plimulto de la nunaj ekonomikistoj konsentas ke la novliberala kapitalismo kondukas la mondon al katastrofo. Ĉu ankaŭ vi konsentas pri tio?

STANIČIĆ: La modelo de la novliberala kapitalismo baziĝas sur doktrino pri monismo, la t. n. Ĉikaga Skolo, kies ideologo estas la Nobelpremiito Milton Friedman. Lia plej konata deklaro estas, ke la monsistema politiko estas tro grava por transdoni ĝin al politikistoj. Tio estas modelo kiun siatempe oni aplikis en Usono sub la prezidado de Ronald Reagan kaj en Britio sub la gvido de Margaret Thatcher, en Ĉilio dum la diktaturo de Pinochet, kaj kiun nun aplikas baltaj landoj inter kiuj ekzemple Latvio deklaris, ke ĝi eliris el la krizo.

La baza principo de tiu modelo estas, iom simpligite, la mesaĝo „streĉu vin tiom kiom longas via kovrilo”. En ĉiuj landoj kiuj havis politikan forton por apliki tiun modelon (ĉar en ĝi akriĝas la konflikto inter laboro kaj kapitalo) estas atingita makroekonomika stabileco. Se tio estas la celo, tiam la modelo de la novliberalismo (aŭ monismo) havis rezultojn. Ekzemple Ĉilio estas nuntempe unu el la plej evoluintaj ŝtatoj de Latin-Ameriko, Britio kontentige „naĝas” en la momenta stato de recesio, Usono resaniĝadas ktp.

La modelo estas bazita sur merkato, do sur objektivaj ekonomiaj kriterioj, ne baze de ŝtato, do je subjektivaj kaj politikaj kriterioj. Ĝi havas siajn malbonajn punktojn, ĉar tie, kie ĝi rigore aplikiĝas, ĝi kaŭzas grandajn konfliktojn inter laboro kaj kapitalo, certaperiode kreskas senlaboreco, kreskas socialaj diferencoj, sed mi ne kuraĝus aserti, ke tiu modelo kondukas la mondon al katastrofo.

MONATO: Noam Chomsky antaŭ nelonge en intervjuo kun Voĉo de Rusio deklaris, ke la neleĝan regantaron oni devas ŝanĝi tiel, ke oni kreu alternativajn instituciojn en kies fundamento troviĝos komunaĵo de laboristoj, kiuj regos sian sorton kaj siajn instituciojn, kaj per libera asociiĝado kreos diversajn specojn de federaciaj komunumoj. La fonton por tia maniero organiziĝi kaj konstrui socian ordon li vidas en la historia sperto de orienta Eŭropo, kun aparta akcento sur la jugoslavia memmastruma socialismo, kiun, laŭ lia opinio, nuntempe oni provas kiel eble plej bone rekrei sur la loka nivelo de memmastrumado, ekzemple en Usono en Rust Belt (la "rustozono", industria regiono nord-orienta, kun i.a. la urbo Detroit) kaj en Katalunio. Li vidas eliron serĉante ian trian vojon inter la novliberalisma privata kapitalismo de la okcidento kaj ŝtata kapitalismo de la iama oriento. Ĉu ne povus esti solvo iu formo de adapto de la iama memmastrumado en Jugoslavio?

STANIČIĆ: La problemo estas, ke malfacilas trovi alternativon. Ĉiuj katastrofteoriistoj pravas kiam ili kritikas iujn malbonajn konsekvencojn de novliberalismo, sed ili ne proponas alternativon. Okazas io simila kiel dum la studentaj manifestadoj en 1968 en Parizo kaj aliaj eŭropaj urboj: ĉiuj scias kontraŭ kio ili protestas, sed ne scias por kio ili batalas laŭ la tiama slogano: „Ni estu realismaj, ni postulu la maleblon!”. Ĉu la memmastrumado laŭ la jugoslavia modelo estas la „tria vojo”, estas malfacile diri, konante la cirkonstancojn en kiuj ĝi funkciis. Unue, ĝi funkciis en kondiĉoj de unupartia sistemo, do kadre de ŝtata totalismo en kiu la ŝtataj, do politikaj kriterioj regis super la objektiva merkato.

La laboristoj en entreprenoj decidadis pri io, pli ĝuste ili diskutis pri iuj ekonomiaj problemoj, sed apud la laboristaj konsilantaroj en ĉiu entrepreno aktivis partiaj organizoj, kiuj havis la rajton konfirmi ĉiun decidon, kiun akceptis laboristaj konsilantaroj. Do, la ŝtataj interesoj estis super la merkataj eĉ se koste de ekonomia damaĝo de la entrepreno pri kiu oni decidadis. Estus interese vidi ĉu tia modelo povus funkcii kaj adaptiĝi en la kondiĉoj de novliberalismo, en kiu la merkataj kriterioj superregas la politikajn.

MONATO: Ŝajnas ke la jugoslavia memmastrumado ne estis mortnaskito, kiel oni ĝin nun en la landoj de eksa Jugoslavio klopodas prezenti, ĉar ĝi ja funkciis dum 40 jaroj, evoluis kaj kiel nun statas la aferoj, estis pli sukcesa ol la nunaj sistemoj kiuj la landojn de eksa Jugoslavio senrevene puŝas al pereo kaj praktika sklaveco en la manoj de grandaj korporacioj kaj banksistemoj.

STANIČIĆ: Ekzistas anekdoto kiun oni atribuas al la konata angla teoriistino (kiu ankaŭ estis kandidato por Nobelpremio) Joan Robinson: „Ekzistas nur unu pli malbona afero ol esti ekspluatata – ne esti ekspluatata”. Grandaj korporacioj kaj banksistemoj ĉiam ekzistos, estas nur demando kiel limigi ilian potencon, aparte en la nunaj teknologiaj kondiĉoj, kiam per klavopremo eblas transigi grandajn monsumojn en sekundero de unu al alia mondoparto. Tio estas la bazo por multnombraj spekuladoj kaj manipuladoj pri financoj, pri kio ni daŭre atestas, ĉar pro la amplekso de tiuj spekuladoj la financaj fluoj en la mondo je pli ol centoblo superas la realajn fluojn. Tiel ekestis la t.n. papera kazino-ekonomio en kiu „mono kreas monon”. La populareco de tia negocado eliras el la fakto, ke la profitprocentaĵo en financa ekonomio estas kelkfoje pli granda ol tiu en la reala ekonomio. La problemo ne estas en la rilatoj inter kapitalo kaj laboro, sed en la adaptiĝo al la novaj teknologiaj defioj. Mi dubas ke iu speco de kopiado de la jugoslavia memmastrumado estus solvo.

MONATO: Kiuj estis la ĉefaj favoraj kaj malfavoraj karakterizoj de la jugoslavia memmastrumado?

STANIČIĆ: La ĉefa kaj verŝajne la unusola favora karakterizo estis, ke ĝi instruis la homojn pensi merkate. La entreprenoj, speciale en Slovenio kaj Kroatio, estis instigataj al racia merkata pensado pri sia objektiva pozicio sur la monda merkato. Sed kiam ili pro eventualaj malĝustaj decidoj konfrontiĝis kun malprofitoj, sur la scenejon venis la politiko, t.e. la Partio kiu certigis per la ŝtataj bankoj kreditojn por savi la entreprenojn el la krizo. Kaj kiam tiuj fenomenoj multobliĝis, kiam ne plu estis eksterlandaj kreditoj, la sistemo disfalis kuntirante kun si la tutan landon.

MONATO: Ĉu la spertoj de la jugoslavia memmastrumado povas esti eluzitaj por serĉi novan ekonomian sistemon, kiu konservus la karakterizojn de la merkata konkurado, sed malebligus la senliman riĉiĝadon de ĉiam pli malvasta tavolo de riĉuloj?

STANIČIĆ: Tio ĉi estas politika demando. La diferencoj en riĉeco kaj evoluo estas principe bona afero ĉar ili estas instigantaj al la kreado kaj laboro. Kompreneble ke en tio necesas esti racia kaj ne transiri certan limon. Ankoraŭ Platono diris, ke estas optimuma rilato 5:1, poste tio kreskis al 100:1, sed la nuna stato estas sociale neeltenebla. Kiel limigi tion, kiu starigos la limojn, kiel kontroli ke la limojn oni ne transpasas, kiu kontrolos la kontrolistojn ... estas demandoj al kiuj iam oni devos trovi respondojn. Optimistoj memorigus pri malnova diraĵo laŭ kiu la kapablo de la homaro solvi problemojn kreskas proporcie al la grandeco de tiuj problemoj. Ni esperu ke ankaŭ ĉi-foje estos tiel.

MONATO: Kio en la moderna tempo devus anstataŭi la funkcion de la gvida partio en la jugoslavia memmastrumado?

STANIČIĆ: Tio estas demando de soci-politika modelo, ĉu la estonta evoluo havos en sia fundamento la merkatajn objektivajn aŭ la politikajn subjektivajn kriteriojn. Verŝajne estas necese trovi iun kombinon, eble tio estas la ĉina vojo de la kombino de politikaj kaj merkataj kriterioj aŭ inversa vojo de Obama kiu kombinas merkatajn kaj politikajn kriteriojn (la sanasekura reformo en Usono). Tiu kiu havas respondon al ĉi tiu demando, estas kandidato por la Nobelpremio. Ĉiuokaze la domino de politiko tra iu partio ne plu estas konsiderebla, ĉar tiu sistemo historie kompromitiĝis. Ĉu la liberala demokratio (laŭ Churchill: la malplej malbona en ĉiuj sistemoj), kiu estas la politika fundamento por la evoluo de la novliberalismo, ĝin povas dissolvi, tion ni vidos.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ankoraŭ pacienco ...

Malgraŭ rekomendo kaj de la EU-Komisiono kaj de la Eŭropa Parlamento, ke Albanio akiru statuson de EU-kandidato, kelkaj nunaj membroj de la Unio (Britio, Danio, Francio, Germanio kaj Nederlando) en decembro malkonsentis. Decido estis prokrastita ĝis junio.

Ankaŭ Kosovo ne akiris rajton pri pli liberaj vizoj ene de la Ŝengen-regiono. Kosovanoj, ekde 15 jaroj sen serbaj armeo kaj polico, povas moviĝi nur en kvar ŝtatoj de la regiono.

Ekstremistoj

Laŭ politikistoj, inkluzive de la socialista ĉefministro de Albanio, Edi Rama, la decidon efektivigis ekstremistaj politikaj partioj ene de EU sub influo de baldaŭaj elektoj en la Unio, kaj timo kaj laciĝo rilate plivastigon de EU.

Dume albanoj estas ege malesperigitaj, ke Serbio, kiu – ili argumentas – post 1990 kaŭzis militojn kun centmiloj da viktimoj en la eksa Jugoslavio, jam estas invitita por diskuti membriĝon en EU.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alianco kontraŭ devojigoj

Protestas albanoj kontraŭ planoj devojigi du riverojn, Radika kaj Vjosa. La registaro de la najbara Makedonio volas devojigi la riveron Radika, por ke ĝi enfluu la riveron Vardar. Nuntempe ĝi enfluas la riveron Drini, kie staras sur la albana teritorio kvar akvocentraloj.

Simile la greka registaro intencas devojigi la riveron Vjosa, por ke ĝi enfluu la riveron Janina. Ĉe Vjosa, 272 km longa, el kiuj nur 80 km situas en Grekio, planis la albana registaro akvocentralojn.

Aparte akriĝas popolaj protestoj en Albanio, ĉar la registaro silentas pri la situacio kaj klopodas senargumente pacigi la enlandan maltrankvilon. Pro tio estas starigita Alianco kontraŭ la devojigo de riveroj, kiu senĉese atentigas pri la planoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Scias ĉiu, silentas ĉiu

 

Komence de januaro aperis artikoloj en slovakaj ĵurnaloj pri alta kaj nesolvebla korupto en la slovaka sansistemo. Sed kiu korupto? Laŭ la mezeŭropa Instituto por Sanpolitiko estas kulpigitaj en Slovakio en 2007-2013 pro subaĉetado nur 33 kuracistoj kaj 140 pacientoj.

Konate estas, ke en Slovakio akuŝo aŭ operacio de dorso subaĉete kostas ĉ. 200 eŭrojn, operacio pri koksa artiko 1000 eŭrojn. Por bridi tian korupton, la slovaka ministerio pri sano kreis retkeston, kie civitanoj povas informi pri subaĉetado.

Insigno

Tamen en la lastaj du jaroj la ministerio ricevis nur 12 mesaĝojn. Nun la kuracista sindikato volas solvi la problemon. Pasintjare ĝi proponis al kuracistoj porti insignon kun surskribo: „Dankon, subaĉeton mi ne prenas.”

La iniciaton apogis tamen nur 300 el 7000 kuracistoj. Do restas la skandalo, ke pri subaĉetado en la slovaka publika sansistemo scias, sed silentas ĉiu.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ejoj kaj aĵoj de niaj avoj

Arkeologio estas scienco, kiu priesploras la restaĵojn de la homa civilizo (plej ofte subtere kaŝitajn), de la antikva ĝis la moderna epoko. Industria arkeologio okupiĝas pri videblaj restaĵoj de homa agado el la pasintaj jarcentoj. Ĝi estas ligita kun pluraj aliaj fakoj, interalie tekniko kaj turismo.

La termino „industria arkeologio” estis kreita meze de la antaŭa jarcento de Michael Rix. Ĝia uzado ĝeneraliĝis dum (vanaj) klopodoj faritaj por savi Euston Arch, enir-pordegon de la samnoma londona stacidomo. Kvankam temas pri vortumo ne vere taŭga, la esprimo estis intertempe pruntita en multajn lingvojn.

Revolucio

Industrioj etskalaj estis jam antaŭ jarmiloj, sed grandaj fabrikoj por amasa produktado ekaperis en Britio nur fine de la 18a jarcento, kiam oni sukcesis funkciigi maŝinojn pere de la akva forto kaj poste per vaporo. Tio ĉiuflanke alportis novigojn, kiuj stimulis unu la alian. La fabrikoj bezonadis ercojn kaj karbon, ambaŭ alireblajn nur kiam oni ekipis minejojn per pumpiloj. Por transporti la varojn, necesis grandkapacitaj trafikiloj: unue kanaloj, poste fervojoj. Por ĉi-lastaj, oni devis fosi tunelojn, konstrui pontojn kaj lokomotivojn. Por loĝigi la laboristojn estis konstruitaj novstilaj domoj. Britio estis pionira lando, sed fervojoj kaj vapormaŝinoj rapide konkeris la tutan mondon.

Dum la 20a jarcento, jen nova serio da novigoj: elektraj motoroj anstataŭis la vapormaŝinojn, individuaj transportiloj kaj aviadiloj komencis fari konkurencon al la fervojoj, aŭtomatigo forigis iom post iom la laboristojn. Rezulte de tio, multe da malnovaj fabrikoj estis forlasitaj kaj tiel ruiniĝis.

Entuziasmuloj

Denove el Britio oni lanĉis projektojn por konservi ejojn kaj aĵojn, en kiuj aŭ per kiuj patroj kaj avoj laboris. Entuziasmuloj riparis lokomotivojn kaj akvomuelilojn, arkitektoj serĉis novajn funkciojn por la jam malplenaj fabrikoj, teknikistoj kolektis malnovajn dokumentojn. Komence temis pri nur amatora laboro, sed iom post iom enmiksiĝis profesiuloj.

Nur en la 1980aj jaroj la industria arkeologio iĝis konata en kontinenta Eŭropo. Tio koincidis kun la pereo de la ŝtalindustrio kaj karbominado. Estas interese kompari la registarajn reagojn en Nederlando kaj Belgio. Ambaŭ landoj fermis siajn karbominejojn. En Nederlando ĉio estis rapide malkonstruita, kaj apenaŭ restas spuro de minejo. En Belgio, ĉu pro neglekto, ĉu laŭ preciza plano, multaj minejaj konstruaĵoj travivis, ricevis alian funkcion aŭ estas turisme ekspluatataj. En la germana Ruhr-regiono kaj en Katalunio estas aroj da industriaj muzeoj. En Esperanto tiurilate estas uzata la termino „industrikulturo”.

Heredaĵo

Ĉie en la mondo iuj industriaj restaĵoj ricevis protekton, sed ĝis nun industria arkeologio restas fenomeno de la kernaj landoj de Eŭropa Unio. Aliloke la loĝantaro ne konscias pri la graveco de la postlasaĵoj de la antaŭaj generacioj, aŭ mankas financaj rimedoj por ion entrepreni. Tial E-FAITH (www.e-faith.org), grupiĝo de eŭropaj asocioj por industria arkeologio, deklaris 2015 „eŭropa jaro de la industria kaj teknika heredaĵo” kaj invitas ĉiujn prezenti siajn projektojn.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elektro elektita

Kiam mi estis infano, ĉirkaŭ 1960, ofte mi vidis ilin. Ili aspektis mamute, veturis preskaŭ sen bruo, nur foje mi aŭdis la klakadon de kontaktoj. Ili moviĝis malrapide, ĝenis la stratan trafikon, sed ne produktis elgasojn.

Temas pri la paket-liverantaj kamionoj de la Aŭstra Poŝto. Ili uzis elektrajn bateriojn, kiuj estis ŝargataj dum la noktoj. Iam ili malaperis. Anstataŭis ilin dizelaj kamionoj iom fetorantaj kaj pli laŭtaj.

Elektrajn kamionojn ekfunkciigis la Aŭstra Poŝto en junio 1913. La 29 elektraj veturiloj anstataŭis la ĝis tiam deĵorantajn ĉevaltiratajn ĉarojn tie, kie grandaj kvantoj da poŝtaĵoj devis esti transportataj.

La povumo de la elektraj motoroj estis nur dek kilovatoj, la maksimuma rapideco 18 kilometroj hore kaj la veturdistanco per unu plena baterio 45 km. Se la veturilo devis veturi pli ol 45 km en unu tago, oni rapidege anstataŭigis la malŝargiĝintan baterion per plene ŝargita.

Neŭtrala je karbondioksido

En 2014 la poŝtservo disponas 9000 veturilojn, inter ili 18 du-spuraj elektraj. Ĝis la venonta jaro 1000 kamionoj estos elektraj. Jam ekde 2011, fieras la poŝtservo, la liverado de poŝtaĵoj estas „neŭtrala je karbondioksido”, kiel oni legas sur poŝtmarko.

Praktika por enurba liverado estas la elektre movata Kangoo ZE de Renault. La angla akronimo ZE signifas Zero Emission, do sen elmotoraj gasoj.

Jen kelkaj teknikaj detaloj: kosto de la baza versio ekde 24 000 eŭroj; reuzo de bremsenergio; povumo 44 kilovatoj; maso de la baterioj 260 kg (tial ili troviĝas sub la seĝoj); veturdistanco 100 km.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dumlude ŝanĝi la regulojn

Rekonstrui Japanion kiel milite potencan ŝtaton: jen la celo de la ĉefministro Abe Shinzo, kiu enoficiĝis antaŭ unu jaro. Tamen por tion fari necesas revizii la nunan konstitucion.

La konstitucio, efektivigita en 1947, enhavas „pacan” artikolon 9. Ĝi tekstas: „La japana popolo ... rezignas por ĉiam, kiel rimedon por solvi internacian konflikton, pri militoj ... kaj pri minacoj per arma forto aŭ uzo de arma forto. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran fortojn, nek aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado”.

En 1951 Japanio subskribis (kaj en 1960 reviziis) traktaton pri sekureco kun Usono, kaj ili milite alianciĝis. Tiel Usono volis, ke Japanio helpu en militoj interalie en la korea duoninsulo, Vjetnamio, Irako kaj Afganio. Sed Japanio neniam sendis trupojn.

Armeo

Krome la traktato entenas devon pri komuna memdefendo. Tamen antaŭaj japanaj registaroj opiniis, ke artikolo 9 malpermesas sendi memdefendan armeon por batali kune kun usonanoj.

Nun la ĉefministro Abe, laŭ la volo de Usono kaj ankaŭ laŭ sia propra konvinko, komencas revizii la konstitucion. Li volas aboli alineon 2 de artikolo 9 por konstrui fortan armeon precipe, se necese, por kontraŭstari Ĉinion kaj por povi batali kun Usono.

Lia tasko, tamen, ne facilas. Unue, la subtenantoj de la ŝanĝo de artikolo 9 estas malpli multaj ol la oponantoj. Due, la kondiĉa proceduro por ŝanĝo estas rigida. Laŭ artikolo 96 de la konstitucio nepras, ke aprobu pli ol du trionoj de ĉiuj membroj de du ĉambroj de la parlamento. Krome necesas referendumo kun plimulta popola aprobo.

Obstakloj

Por ĉirkaŭiri la obstaklojn Abe nomumis novan ĝeneralan direktoron de la kabineta buroo pri leĝo-farado. Tiu, neante antaŭajn buroajn interpretojn, opiniis, ke artikolo 9 efektive permesas komunan memdefendadon.

Krome aperos baldaŭ raporto de la komisiono pri sekureca leĝo-farado. Jam antaŭvideblas la konkludo, ĉar la komisiono konsistas el tiuj, kiuj subtenas la opinion de la ĉefministro.

Dume, por faciligi la revizion de la konstitucio, Abe proponis ŝanĝi artikolon 96, por ke sufiĉu aprobo de simpla plimulto en ambaŭ parlamentaj ĉambroj.

Kontraŭ tiu politiko leviĝas multe da kolero, kritiko kaj riproĉo. Ŝajnas, ke Abe agas samkiel sportistoj, kiuj provas ŝanĝi la ludregulojn dumlude.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Demisias rektoro

Post ok tagoj da manifestacioj kaj protestoj demisiis la rektoro de la kosova ŝtata universitato Hasan Prishtina.

Studentoj postulis la eksigon de la rektoro Ibrahim Gashi, kiu, ili diris, respondecis pri vasta koruptado tra la universitato. Eĉ lia profesora titolo dubindas, laŭ la studentoj.

La rektoron apogis la reganta demokratia partio de la ĉefministro Hashim Thaçi [taĉi]. Tiu proponis, ke komisiono, postulata de la studentoj, kontrolu ankaŭ la statuson de la diplomoj de ĉiuj deputitoj. Tion rifuzis la parlamento.

Laŭ politikaj analizistoj, la protestoj en februaro celis efektive la registaron, ne nur la universitaton, pro amasa senlaboreco kaj korupto en Kosovo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Censo sensenca ... aŭ ĉu?

Fine de januaro 2014 la slovaka registaro disdividis monon inter enlandaj etnaj grupoj por subteni minoritatajn kulturojn. La subvencioj baziĝis sur censo el julio 2011 kaj spegulis la nombron de la anoj de etnaj minoritatoj.

La hungara minoritato ricevis 1 983 057 eŭrojn, 617 000 eŭrojn malpli ol en 2013. La reprezentantoj de la grupo malkontentis kaj asertis, ke laŭcensa disdivido maljustas.

Kroata kaj juda

Ankaŭ aliaj grupoj ricevis malpli. La kroata kaj la juda minoritatoj ricevis respektive 17 % kaj 7 % malpli. Tamen ili taksis la censo-bazitan disdividon justa kaj esprimis sian kontenton.

La registaro atentigis, ke la hungara minoritato ŝrumpis de 520 528 anoj en 2011 ĝis 458 467 en 2014. Malgraŭ tio la hungara malplimulto, la plej granda en Slovakio, en la lastaj kvin jaroj ricevis pli ol 50 % de la tuta minoritata kultur-buĝeto.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Emesal: ĉu la plej antikva planlingvo?

Artefaritaj lingvoj estas multenombraj. La lingvo internacia Esperanto estis ĝis nun laŭdire la plej uzata kaj sukcesa. Ĝenerale la plej konataj estas ĉefe tiuj, kiuj venas de la eŭropaj kulturoj: ĝuste ĉi tio estas la temo de la libro La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea (La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo), verkita de la italo Umberto Eco. Sed ekzistas iu lingvo, kiu ŝajne estis mem artefarita kaj kiu, se tio estus fine konfirmita, estus difinita la plej malnova inter ĉiuj planlingvoj. Ĝia nomo? Emesal.

Temas pri dialekto inventita en la lando Sumero, en la nuna suda Irako, verŝajne en la tria jarmilo antaŭ nia erao. En ĉi tiu artikolo oni proponos, unue, resumon pri la sumeranoj kaj ilia lingvo kaj, due, prezenton pri la sumera dialekto Emesal.

La sumeranoj

La sumera historio kaj la homara ekas samtempe, ĉe la apero de la skribo, elpensita en Sumero ĉirkaŭ 3400 jarojn a.K. Antaŭ tiu tempo oni parolas ne pri historio, sed pri prahistorio. Tiu skriba sistemo, kiu estas tre kompleksa, iĝis (proksimume en 2800 a.K.) la kojnoforma skribo, kiun oni skribis sur argilaj tabeloj kaj kiun uzis ĝis la fino de la unua jarcento de nia erao la sumeranoj, la akadanoj, la asiranoj kaj la babilonanoj.

La sumera civilizacio kreskis kaj disvolviĝis dum la unua parto de la tria jarmilo a.K. Tiam estris reĝoj de urbŝtatoj, sendependaj unu de alia, ekzemple Uruk, Ur, Ŝuruppak, Lagaŝ ktp, ĝis proksimume 2400 a.K. Tiam semidaj popoloj, kiujn estris Sargono de Akado, kaptis la potencon, unuigis la tutan sumeran landon, invadis la najbarajn landojn ĝis Mediteraneo kaj kreis la novan ĉefurbon de la unua reala imperio, Akadon. Tial oni nomas tiun periodon „akada”. La akada lingvo apartenas al la familio de la semidaj lingvoj, samkiel la hebrea, la aramea, la araba ktp. Poste tiu akada lingvo evoluis al la babilona kaj al la asiria.

Post la falo de la akada imperio okazis ekde la 2100aj jaroj a.K. la „sumera renaskiĝo”. Tiam estris grandaj reĝoj, ekzemple Gudea (la dua dinastio de Lagaŝ) aŭ Ur-Nammu (la tria dinastio de Ur, la konstruinto de la zigurato de Ur). Pri tiu periodo, oni malkovris multajn tekstojn: arĥivojn, reĝajn skribaĵojn (interalie destinitajn al la fundamentoj de monumentoj), beletraĵojn ktp.

Dum la 19a jarcento a.K. la sumeranoj iom post iom malaperis. Semidaj reĝoj estris la regionon. Inter ili estis la reĝo de Babilono Hamurabo (1792-1751 a.K.). La sumera lingvo ne plu estis vivanta, ne plu estis ies gepatra lingvo. Oni tamen ĝin konservis kiel klasikan lingvon, kiel lingvon de skribistoj, de kleruloj kaj, eĉ pli rimarkinde, kiel lingvon ritaran. Tiu 18a jarcento estis la granda epoko de la aranĝo kaj de la finfina eldono de la literaturaj sumerlingvaj tekstoj. Oni fine diru, ke, verŝajne, la sumera lingvo jam estis tre malnova tiam, kiam oni ĝin ekskribis en 3400 a.K. La sumera estas do prahistoria lingvo, kies parolantoj ĝin trenis al la historio, elpensante la skribon. Kiel klasikan lingvon, oni ĝin uzadis en Mezopotamio ĝis la fino de la unua jarcento p.K. La sumera do estis legata kaj komprenata dum almenaŭ tri jarmiloj kaj duono.

La sumera lingvo

La sumera lingvo, kiel multaj aziaj lingvoj (sed ankaŭ interalie Esperanto), havas aglutinan strukturon: oni ligas al iu neŝanĝebla radiko (substantivo aŭ verbo) aliajn elementojn semantikajn aŭ gramatikajn. Estas rimarkinda ankaŭ la fakto, ke multaj elementoj aŭ radikoj estas unusilabaj. Plie, la sumera lingvo ne estas akuzativema (kiel Esperanto, kiu indikas la objekton per akuzativo), sed ergativema (kiel la eŭska; ĝi substrekas la ergativon, do la subjekton agantan). Ekzemple, en la frazo „la homo konstruas la domon” en Esperanto oni montras la akuzativon per la finaĵo -n, dum la sumera montrus la ergativon, tio estas, laŭ la sama ekzemplo, „la homo”. Ni diru nenion alian pri la sumera lingvo, kiu, samkiel ajna „natura” lingvo, estas tre malsimpla, havas kompleksajn gramatikon kaj skribsistemon ktp. Oni nur diru, fine, ke la sumera apartenas al neniu pli vasta lingva familio. Ĝi estas unu el la malmultaj lingvoj „sen familio”, do tute izolitaj.

Historio de la lingvo Emesal

Emesal estas sumera dialekto, plej verŝajne artefarita. Cirkulas almenaŭ tri ĉefaj diversaj hipotezoj pri ĝia deveno:

1) ĝi povas esti idiomo havanta lokajn propraĵojn: Emesal estus do „natura” lingvo, sed oni ne bone komprenas, se tio verus, kial oni ĝin elektis kiel „klasikan” lingvon (legu sube);

2) ĝi povas esti lingvo de virinoj kaj de virin-emaj uloj. Ekzemple, oni legas iujn versojn emesal-lingvajn en kelkaj beletraĵoj, aparte tie, kie parolas virinoj (diinoj aŭ pastrinoj);

3) ĝi povas esti literatura aŭ poezia dialekto, aranĝita konforme al la recitativoj de sanktaj himnoj.

Aldone oni opinias, ke Emesal estas plej verŝajne artefarita lingvo, ĉe la lumo de internaj karakterizoj, pro kies teknikeco mi nun nenion diros prie. Fakte, Emesal montras neniujn kvalitojn de iu „natura” dialekto rilate al la sumera, kaj aludoj el antikvaj tekstoj ebligas al ni pensi, ke Emesal vere estas artefarita lingvo. Eble ĝin uzis virinoj, verŝajne pastrinoj, dum la unuaj tempoj kaj poste ĝin uzis (legu sube) la religiaj kantistoj.

Oni ne scias precize, kiam Emesal aperis. Fakte, oni konas neniun tekston emesal-lingvan skribitan dum la tria jarmilo a.K., do dum la epoko, en kiu la sumera estis vivanta lingvo. La plej malnovaj tekstoj emesal-lingvaj estis skribitaj dum la frubabilona periodo (ĉirkaŭ la 18a jarcento a.K.). Temas ĉefe pri preĝoj, religiaj kantoj, beletraj lamentoj.

Oni ankaŭ ofte renkontas Emesalon legante tekstojn de la unua jarmilo a.K. (la periodo de la grandaj mezorientaj imperioj, nome laŭ tempa ordo: la asira, la babilona, la persa-aĥemenida kaj la helena-seleŭkida). Dum tiu epoko estis kvin grandaj klerulaj profesioj:

1) la skribarto ( ţupšarūtu, laŭ la babilona lingvo);

2) la astrarto, alivorte la profesio de astrologoj kaj astronomoj;

3) la medicino ( asûtu);

4) la „ekzorcarto” ( āšipūtu), do, fakte, la profesio de la ritaristo;

5) la religia kantarto ( kalûtu), nome la profesio de la Kalû (religia kantisto).

Tiuj kantistoj konis – probable parkere – la multenombregajn kompleksajn tekstojn, kiuj enhavis specialajn kantojn kantendajn al ge-diaĵoj en iliaj temploj aŭ en iuj sakralaj lokoj. Komence de la unua jarmilo a.K. la sumera lingvo estis mortinta jam de mil jaroj. Depost tiu epoko la sumera estis klasika kaj religia lingvo. Tiuj sanktaj kantoj estis kaj sumerlingvaj kaj emesal-lingvaj. Emesal do estis klasika lingvo, aparte religia, kaj iom laŭdire „sekreta”. Emesalon do parolis praktike nur unu el la plej gravaj profesiuloj en la socio de Asirio kaj Babilonio.

Lingvaj aspektoj de Emesal

La lingvo mem ŝajnas pli-malpli sama kiel la sumera. La malsamoj estas nur sonaj kaj vortaj. La gramatiko nepre estas la sama en la sumera kaj en Emesal. Iuj ŝanĝoj estas kutimaj: [g] sumerlingva iĝas [b] en Emesal; [g] iĝas fojfoje siavice [d] aŭ [z]; [ng] ŝanĝiĝas al [m]; kaj [u] malfermiĝas je [e]. Oni renkontas ankaŭ tipajn nomajn ŝanĝojn: ekzemple [lu] iĝas [mulu] („homo”, „viro”), kaj [nin] ŝanĝiĝas al [gaŝan] („virino”, „sinjorino”). La cetero estas neatendebla por ni. Oni proponas ĉi-sube kelkajn ekzemplojn, kun kojnoformaj skribsignoj (laŭ novasira skribsistemo, tio estas unu el la skriboj de la unua jarmilo a.K.).

Oni komprenas Emesalon danke al la ekzistantaj dulingvaj aŭ trilingvaj tekstoj (do emesala-sumera-babilona): ĉefe temas pri la religiaj kantoj, pri kiuj mi traktis ĉi-supre. Alia fonto estas leksikaj listoj, kiuj estis similaj al vortaroj: nur sumerlingvaj aŭ dulingvaj (sumera-babilona), organizitaj laŭ temoj, laŭ signoj ktp. Tiuj listoj estis konsiderataj klasikaj tekstoj en Mezopotamio. Inter ili estis la Emesal-listoj, kiuj proponis ekvivalentojn inter Emesal, la sumera kaj la babilona, iomete kiel en nia ekzempla kompara tabelo.

Konkludo

Emesal verŝajne estas la unua artefarita lingvo en la homara historio, laŭ niaj nunaj konoj. Ĝi estas forte ligita kun sia origina lingvo, la sumera, kaj havas la saman gramatikon: malsamas nur kelke da sonoj kaj vortoj. Oni ne bone konas ĝiajn originojn. Tamen, en pli malfruaj epokoj ol la sumera (ĉefe unua jarmilo a.K.) Emesal estis, kune kun la sumera, la lingvo, per kiu oni kantis al la diaĵoj. Neniom temas pri helpa lingvo (kiel Volapuko aŭ Esperanto), nek pri ia serĉo pri perfekta lingvo (kiel iuj lingvoj kreitaj en Eŭropo; vidu la libron de Umberto Eco): Emesal estis lingvo kun magia kaj religia efiko.

Thomas GENTY

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thomas Genty el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Depratempa revo

En la decembra numero aperis letero de Julius Hauser (MONATO 2013/12, p. 6) pri la japana komunisma partio sub la titolo Nur fantazio. Laŭ mia scio komunismo estas depratempa revo de la homaro pri la justa komunumo, kie inter la homoj regas frateco kaj justeco kaj inter la popoloj konkordo kaj paco. Miaopinie do la japana komunista partio en la estonteco ja povos ellabori kaj organizi novan movadon, tio estas movadon de civitana solidareco, kiu alportos al Japanio novan esperon kaj etoson kaj al la mondo konkordon kaj pacon.

Zdeněk ZAVODNÝ
Ĉeĥio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zdeněk Zavodný el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Leĝo severa

La parlamento de Makedonio aprobis novan kaj severan leĝon kontraŭ pederastoj. Kondamnitoj riskos pasigi ĝis 40 jarojn en karcero kaj eĉ submetiĝi al kastrado. La lando fariĝis la unua en Balkanio, kiu validigis tian leĝon.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La marŝo de dinosaŭroj

Kiumaniere iris, kiumaniere moviĝis dinosaŭroj? Por doni respondon al tiu granda dubo, esploristoj el la universitato de Ĉilio, kun sidejo en Santiago, pripensis kaj plenumis kuriozan kaj sagacan eksperimenton: la kunlaboro inter Bruno Grossi, José Iriarte-Díaz, Omar Larach, Mauricio Canals, Rodrigo A. Vásquez ankoraŭ ne ebligis trovi la manieron revivigi en nia mondo dinosaŭrojn por povi observi kaj surbendigi de proksime ĉiun paŝon ilian, sed – tre pli simple kaj, unuavide, maldelikate – fiksis ĉe la vosto de novnaskitaj kokidoj objekton, kiu multe similas la malobstrukcilon ofte uzatan por malŝtopi tubarojn en la necesejo. La rezultoj de la esplorado aperis en februaro 2014 en la revuo PLOS ONE, interrete alirebla.

Kavaj ostoj

Estas sufiĉe konate, kaj abunde pruvite, ke la nuntempaj birdoj estas rezulto de la evoluo de dupiedaj dinosaŭroj. Neniu alia besto ĉi-monde estas el genetika vidpunkto tiel proksima al la delonge (kaj kiu scias pro kiu kialo?) malaperintaj dinosaŭroj. Ĉi-lastaj, la iamaj vivantoj de nia tero, montris tutan serion da anatomiaj karakterizoj, kiujn oni facile povas ankoraŭ rimarki ĉe birdoj. Por doni ekzemplon, krom okulfrapaj similoj en ilia ĝenerala aspekto, ni menciu kavajn ostojn, kiuj malpliigas ilian pezon.

Artefaritaj vostoj

Por priesplori tiun, kiu devis esti la marŝ-maniero de dinosaŭroj, kiuj ja havis pli grandajn kaj sekve pli pezajn vostojn ol la birdoj nun flugantaj super niaj hejmoj, la fakuloj dediĉis sin lastatempe al nova eksperimento, en kiu oni bredis dek-duon da kokidoj, de la dua tago post ilia elguŝiĝo al ilia plenkreskiĝo. La kokidoj estis dividitaj en tri grupojn. Kvar el ili, dum tiu tempodaŭro, kreskis kun artefaritaj ekstraj vostoj: temas pri lignaj bastonoj iumaniere fiksitaj al ilia korpo per modelebla materialo. Tiujn protuberancojn oni ŝanĝadis de tagkvino al tagkvino, sekvante la laŭgradan disvolviĝon de la bestoj.

Empiriaj donitaĵoj

La adoltaj „dino-kokidoj”, kiel oni volis rebapti ilin, efektive marŝis (iom) malsame ol la kokidoj el la ceteraj du grupoj, kiuj estis kreskigitaj aŭ sen kroma vosto aŭ kun kelkaj halteroj sur la dorso. La rezultoj de la eksperimento, kiu laŭdire ne kaŭzis deprimon aŭ alian psikologian problemon al la senkonsciaj kobajoj, estas prijuĝitaj interesaj de la menciita esploristaro. Tiu trovis konfirmon al propraj teorioj, kiuj ĝis nun bazis sin plejparte sur abstraktaj supozoj kaj ne, kiel nun okazis, sur empiriaj sciencaj donitaĵoj. Ilin nur reviviĝintaj dinosaŭroj eble povos veni iutage dementi.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kolekto da lingvaj artikoloj, aperintaj en Heroldo

Kiu ne konas André Cherpillod [ŝerpijó], almenaŭ en la franca Esperanto-medio? Li verkis multajn librojn en la franca kaj en Esperanto. Fojfoje pri la samaj temoj, ekzemple, pri la historia tiel nomata „Johana d' Arko”, kiu, verŝajne, ne estis bruligita en Rouen en 1430 – spite al tio, kion la oficialaj katolikaj historiistoj delonge gurdas al ni.

Cherpillod verkis multajn broŝurojn en la franca por konatigi nian lingvon internacian kaj ties meritojn, ekzemple, en la konstruado de vere popola Eŭropa Unio. Sed kiel aŭtoro, verkanta rekte en Esperanto, li rolas de multaj jaroj kiel kleriganto pri bazaj gramatikaj konoj de nia lingvo. Tiuteme mi citos nur kelkajn, per kiuj mi povis pliprofundigi miajn konojn: La fundaj tekstoj de Esperanto; La gramatika karaktero de la esperantaj radikoj; Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo; La tradukarto kaj ties problemoj. Mi varme konsilas al verkemuloj la legadon de tiuj du lastaj (plu disponeblaj). La stilo estas klara, la argumentoj estas bazitaj sur racia logiko kaj – ĉefe – sur multaj ekzemploj kaj ties fontoj.

Al la bazoj

Nu, en sia lasta libro, Cherpillod revenas al la bazoj de nia lingvo, nepre konindaj, se ni volas, ke Esperanto post 126 jaroj da disvolviĝo plu ekzistu kiel internacia komunikilo. Jam la titolo estas ia vort-ludo : La „fundaj komentoj” pensigas pri la „Fundamento”, tiu netuŝebla mejloŝtono!

La leganto povas ŝvebi de ĉapitro al ĉapitro, laŭguste, ĉar temas pri kolekto da lingvaj artikoloj, aperintaj en Heroldo de Esperanto. Jen kelkaj: Internacieco de geografiaĵoj, „Aŭtobuso” vera universala vorto, kvankam artefarita!, Metaforoj: ĉu internaciaj?, Kial duspecaj landnomoj?, Ĉu „li grandas” estas sinonimo de „li estas granda”?, JES, NE: ne-internaciaj kutimoj, La tri specoj de adverboj. Kaj tiel plu.

Kio estas rimarkinda en la metodo de Cherpillod, tio estas lia konstanta reveno al la bazoj de Esperanto, kiujn li ĉerpas (jes ja!) el la Fundamento kaj la plej klasikaj verkoj de Zamenhof mem. Kelkfoje li havas dubojn pri iu temo, fojfoje li rimarkas eraron de Zamenhof, kiun tiu ĉi korektis poste. Esperanto ne estas perfekta lingvo (tiaĵo ne ekzistas), sed ĝi havas multajn bonajn kvalitojn. La aŭtoro substrekas precipe la internaciecon de nia lingvo (ne nur en la vortprovizo, sed ankaŭ en la sintakso). Li bedaŭras, ke tiu internacieco estas kelkfoje malrespektata pro neutilaj neologismoj. Li ankaŭ batalas kontraŭ la nuna kutimo anstataŭigi la ĉapelitajn literojn per iksoj. Kompreneble, la leganto rajtas havi malsaman opinion, sed estas malfacile rebati la argumentojn de la aŭtoro, ĉiam bazitaj sur racia pensado kaj ekzemploj kun precizaj referencoj.

1800 paĝoj

Ne eblas nei la kompetentecon de la aŭtoro (kiu jam verkis pli ol 1800 paĝoj pri Esperanto). Bedaŭrinde, okazis multaj polemikoj pri liaj artikoloj, kun kelkfoje malhonestaj sintenoj (ekzemple, misprezento de tio, kion li skribis). Ĉar la aŭtoro estas memdefendo-kapabla, li ne hezitas aldoni al siaj artikoloj kromajn rimarkojn, titolitajn Vage tra la deliraj recenzoj, kiujn li enpaĝigis en kadro fine de paĝo, por klare dispartigi ilin de la koncerna artikolo. Mi konfesas, ke mi ĝuis la legadon de tiuj aldonoj, jes, malgraŭ ilia polemika aspekto, pro la ironia tono, kiu, verŝajne, ne plaĉos al ĉiuj, sed amuzis min!

Pierre GROLLEMUND
André Cherpillod: La fundaj komentoj. Kolekto da lingvaj artikoloj. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2013. 109 paĝoj. ISBN 978-2-36620-012-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pli da subtenantoj, ĉiam malpli da parolantoj

Antaŭ kelkaj jaroj ĉe jarfina festo de firmao en Tokio mi renkontis ĉirkaŭ tridekjaran ĉinan virinon. Ŝi estis simultana interpretistino inter la ĉina kaj la japana lingvoj kaj loĝis en Tokio, la japana ĉefurbo. Ŝia familia nomo estis 愛新覚羅: Aisin Gioro en la manĉura lingvo, Aisin Kakura laŭ la japana kaj Aixin Jiaoluo ĉinlingve. Tiu nomo elvokas miksitajn emociojn ĉe tiuj japanoj, kiuj konas la historion de Azio.

Aisin Gioro estas la nomo de imperiestraj familioj de manĉuroj, kiuj konkeris Ĉinion establante la tiel nomatan dinastion Qing en 1616. Pu Yi (溥儀), la lasta imperiestro, estis detronigita dum la revolucio okazinta en 1912, sed poste fariĝis imperiestro de la manĉura imperio, iu pupa ŝtato kreita de Japanio.

Mi iom babilis kun sinjorino Aisin Gioro kaj demandis, ĉu ŝi scipovas la manĉuran, sed ŝi neis. Pasintece mi iom lernis la manĉuran, ĉar mi ie estis leginta, ke tiu estas la plej facila fremda lingvo por la japanoj. Tamen mi baldaŭ forlasis la lernadon, ĉar mankis stimuloj, kiel leglibroj, por plue lerni. Tial ne okazis inter ni konversacio en la manĉura.

Minoritato

La manĉura apartenas al la pli vasta tungus-manĉura grupo enkadre de la altaja lingvaro. Temas pri aglutina lingvo kun vokal-harmonio, kaj ĝia vortordo estas SOV (subjekto-objekto-verbo). Propraj nomoj malofte komenciĝas per likvidoj, kiel [r]. La manĉura alfabeto estas bazita sur la mongola. Tiujn trajtojn de la manĉura lingvo havas ankaŭ la japana kaj la korea lingvoj. Ambaŭ, el gramatika vidpunkto, similas al la manĉura: tial kelke da lingvistoj alkalkulas ankaŭ ilin al la altaja lingvaro; aliaj tamen dubas.

La manĉuroj hodiaŭ havas popolnombron de 10 380 000 (laŭ kalkulo plenumita en 2010) kaj estas la tria plej granda etna minoritato en Ĉinio. La plimulto de la manĉuroj loĝas en la provinco Liaoning, en nord-orienta Ĉinio, sed ekzistas entute malpli ol 70 personoj, kiuj parolas la manĉuran kiel gepatran lingvon. Do jen unu el la plej endanĝeraj lingvoj. La manĉuroj militforte konkeris Ĉinion, sed ili asimiliĝis kun la hana kulturo. La oficialaj lingvoj de la dinastio Qing estis la manĉura, la mongola kaj la hana, sed la manĉura estis superita de la hana, kvankam tiu influis la ĉinan en Pekino – kaj tiel cetere kreiĝis la mandarena (ordinara ĉina). Pu Yi, devigite kaj kontraŭvole, lernis la manĉuran. Li preferis lerni la anglan, ol la manĉuran. Hodiaŭ la plimulto de la manĉuroj trovas nenian avantaĝon lerni la manĉuran. Multaj eĉ forĵetis siajn tradiciajn nomojn kaj prenis hanajn nomojn. Ekzemple ili anstataŭigis Aisin Gioro („愛新覚羅”) per Jin („金”) aŭ Tang („趙”). Fakte ekzistas nur unu elementa lernejo, en kiu oni instruas la manĉuran lingvon, en la urbo Fushun, en la provinco Liaoning, kie laŭdire naskiĝis la dinastio Qing. En tuta Ĉinio ekzistas nur deko da fakuloj, kiuj komprenas la lingvon kaj povas legi antikvan materialon de manĉuroj.

Aliflanke en la aŭtonoma regiono Uigur de Xinjiang loĝas ĉirkaŭ 30 000 parolantoj de la ŝibea lingvo, kiu estas malnova formo de la manĉura lingvo. Iliaj prauloj estis lokitaj tien fare de la dinastio Qing, por defendi la nord-okcidentan parton de la imperio.

Vortaro

Alarmite de la riska stato, en kiu sin trovas la jam mortanta manĉura lingvo, lastatempe komenciĝis kunlaborado inter fakuloj pri lingvo, kulturo kaj historio de la manĉuroj en Ĉinio kaj Japanio. La pedagogia universitato de Shenyang, en la provinco Liaoning, kaj la universitato Jhosai en Tokio interkonsentis eklabori super esplora projekto rilate al la manĉura lingvo. Dume, en la lasta jaro, Kawachi Yosihiro, emerita profesoro de la universitato de Kioto, kompletigis vortaron manĉur-lingvan kun proksimume 50 000 vortoj. Por ĝia kompilado li bezonis ĉirkaŭ 20 jarojn.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Silentas la reĝino

Forpasis en Svisio komence de februaro virino konsiderata la reĝino de la albana kanzono. Vaçe [vaĉe] Zela, kiu mortis 74-jaraĝa, rikoltis laŭdojn pro sia bela voĉo kaj dum la komunisma epoko kaj poste. Ekzemple en 2002 ŝi ricevis la titolon „Honoro de la Nacio”.

Ŝi komencis sian karieron en 1962 per la kanzono „La unua infano”, kiam ŝi fariĝis la unua premiito en la albana kanzono-festivalo. Funebran procesion en la Operejo de la albana ĉefurbo Tirano partoprenis dekmiloj da homoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu

La eseo de Garbhan MacAoidh (MONATO 2013/12, p. 12-13), kies prilingvajn artikolojn mi ĉiam frandas, pensigis min. Jen la rezulto: kelkaj taŭzitaj konsideroj.

La verkinto sincere bedaŭras, ke li dediĉis tiom da tempo al teologio. Nu, mi sincere bedaŭras, ke li bedaŭras. Eble ni iam sidos ĉetable kaj amike konversacios. La unua afero, kiun religio instruas, aŭ instruu, al ni estas humilo. Humilo, sed ne honto. Ni ricevis kaj cerbon kaj manojn, kaj la kapablon ami kaj la kapablon kompreni. Jes, ni estas polvo, sed polvo, kiu revas pri la steloj, kiel elvoke asertis Carl Sagan. Tute ne veras, ke ni estas ia manpleno da malfeliĉaj estaĵoj gvatataj de ĵaluza kaj kolera dio, ĉiam preta nin puni, kiel fojfoje oni pensas. Mi ne scias, kies Dio estas tia: tutcerte ne la mia.

Injekto

Religioj estas aferoj porhomaj: neniu Dio aliflanke alpreĝas sin mem. Religioj provas ordigi kaj koherigi tion, kion oni scias aŭ kredas scii pri Dio (Dioj), aŭ kio estas al la homo rivelita, montrante la vojon por ke ni kondutu konsekvence. Kaj jes, nia stumbla irado antaŭen ofte okazis kaj ankoraŭ okazas sur tereno pavimita je eraroj kaj eĉ krimoj plenumitaj je la nomo de la religio. En la okazo de la kristanaj eklezioj, se ni akceptas, ke Dio mem fariĝis karno por nia savo, tio estas des pli priplorinda. Kristo konceptis sian eklezion kiel societon kontrastan, alternativan. Ni ne ĉiam estis aŭ estas kapablaj fari tion, kion la Prediko sur la Monto petas de ni fari. Ne por nenio la katolika eklezio pardonpetis, sojle de la tria jarmilo. Pri aliaj eklezioj mi ne scias. Mi supozas, ke ili same agis.

Krome, ĉar ni ekzistas en tiu ĉi reala mondo kaj ne en iu abstraktaĵo filozofia, ni renkontas en la vivo korpremajn aferojn, kies kialon ni eble neniam komprenos. Se ni prenas serioze en konsideron la ideon, ke tiun ĉi universon kreis Dio, ni devas esti pretaj akcepti, ke ni ne sukcesos kompreni ĉion, kion li faras. Estas tro granda la diferenco: nia limigita menso ne povas kompreni. Kelkmonata bebo krianta pro la doloro de injekto simile ne povas kompreni, ke temas pri vakcino, aŭ pri grava kuracilo, kaj nure premas sin kontraŭ la patrino ... Eble ni agadas sammaniere. Sed kiel konvinki suferanton, aŭ denaskan kriplulon, ke malantaŭ nia vivo estas dia amo, Dio ama? Jen nia defio.

Atombombo

Nekredantoj ofte postulas, flanke de ni kredantoj, ne nur neriproĉeblan konduton (tutprave) sed ankaŭ, ke religio ĉion ekspliku. Se religio tion ne scipovas, aŭ la klarigon oni trovas nekonvinka (ĉar la aferoj restas trans nia kompreno aŭ postulas tiom da fido, kiom kelkfoje scienco petas de siaj adeptoj, aŭ ĉar la klarigon oni rigardas nescienca), do religio estas nura opio. Sed al neniu normala homo venus en la kapon la ideo postuli, ke scienco faru la samon.

Nu, ne ĉio opiniata de religiuloj estas kredinda (krom dogmoj); same ne ĉio farebla de sciencistoj estas farinda (la unua, kio venas en mian kapon, estas atombombo). Scienco ne havas respondojn pri ĉio ajn. Same ni di-kredantoj devas konscii, kaj konsciigi, ke kelkajn aferojn ni akceptas pro nura fido. Kaj bedaŭrinde ne ĉiuj kredantoj kapablas konvinke ekspliki, kio subtenas ilian fidon (demandu tiurilate la germanan teologon Karl Rahner). Kaj de tempo al tempo serioza sciencisto agnoskas eraron aŭ petas de ni revizii la mondkoncepton (demandu tiun intelektan giganton, Stephen Hawking, aŭ Albert Einstein). Do ankaŭ scienco ne posedas kiun ajn respondon.

Por multaj personoj, scienco kaj religio estas du apartaj mondoj. Scienco apartenas al lumo, religio al ombro, al mallumo. Tiu, kiu apartenas al ajna religio, tute ne rajtas nomi sin klerulo aŭ humanisto. Ĉio devas esti aŭ nigra aŭ blanka. Griza koloro ne rajtas ekzisti.

Alimondanoj

La horizonto de scienco estas la donitaĵoj. Do la kutima sinteno en bona scienco estas pli-malpli la jena: se pri io ne haveblas donitaĵoj, pri ĉi tio ni ne povas juĝi. Punkto fina. Sed kelkaj pluiras: se pri io ne estas donitaĵoj, ĉi tio tute ne ekzistas. Laŭ tia rezonado, en la mezepoko tute ne ekzistis radioaktiveco (neniu kapablis koncepti aŭ mezuri ĝin). Nek ekzistis nanoplanedoj, hercaj ondoj, kosma radiado. Oni povus longe kotopoi. Kaj bedaŭrinde ne ekzistas scienca instrumento por „detekti” Dion aŭ por foti la animon.

Mi multe ŝatas la sciencpopularigajn verkojn de Sagan. Se de tempo al tempo agacas min liaj kontraŭreligiaj atakoj, mi konscias, ke li estis sincera kredanto je scienco. Mi komprenas, pardonas kaj plulegas. Jen ĉio. Kiam finfine eblis spekti en mia lando lian televidserion Kosmo, mia tuta familio kvazaŭreligie sidis antaŭ la malnova televidilo, tagon post tago. Ni dividas lian revon trovi eksterteran vivon. Se gravas daŭrigi la esploradon cele al la malkovro de eventualaj alimondanoj, kiel faras la sciencistoj per la programo SETI, kvankam ĝi ŝajnas al multaj uloj tute senutila afero, same gravas la esplorado pri Dio, por multaj mem sensenca kaj senutila. Ambaŭokaze temas pri aferoj pensigaj: eĉ la plej malgranda malkovro gravas. Kompreneble (almenaŭ por ni romkatolikoj) neniel ekestos teologiaj problemoj, se iam oni trovos eksterterajn estaĵojn; aperos nur interesegaj demandoj.

Gravito

Aliflanke, kelkaj el niaj plej ŝatataj teorioj restas ankoraŭ teorioj, ĉar ne plene pruvitaj. Ĉiu nova teorio iel kolizias kun la antaŭaj. Tiom da fido ni bezonas por ilin akcepti (ĉar ni ne kapablas sekvi la matematikan rezonadon, aŭ ĉar la ekapero de novaj specioj postulas milionojn da jaroj, do ne sufiĉas sidiĝi kaj atendi por esti tute certaj, aŭ ĉar la modelo de nia universo ne estas finpolurita, aŭ ĉar kelkaj obstinaj faktoj ne akceptas esti enkadrigitaj en teorio), kiom por akcepti religion. Fortan fidon mi ja bezonas por sendiskute akcepti (kaj tute ne kompreni!), ke gravito deformas la spacon (kiel tio povas okazi aŭ, eĉ pli grave, kial?) aŭ imagi, ke iam, en la iamo longe for (sed en tiu momento ne ekzistis tempo, do tute ne havas sencon paroli pri „momento” aŭ pri „iam”!), la tuta materio (ege disputveka koncepto, tiu de materio) en la universo estis koncentrinta sin en sendimensian punkton kaj eksplodis (denove: kial?) laŭ leĝoj fizikaj (sed nenio ekzistis, do ankaŭ ne leĝoj!), kaj komencis aperi kaj partikloj kaj atomoj. Neeviteble krablas en mia menso la penso: kaj antaŭe?

Eĉ nur se temus pri la argumento de Tomaso el Akvino, ke ne eblas imagi senfinan ĉenon da kaŭzoj (iam oni provis konvinki min pri tio, ke neracionalaj numeroj estas ekzemplo; sed temas pri argumento piroteknika, ne pri la samo), mi dubus. Oni metas antaŭ nin iun universon, kie ĉio, ne nur vivo, ŝuldiĝus al nura hazardo: universon supozeble (aŭ supozende, laŭ kelkaj) pulsantan de sendimensia punkto al eksplodo kaj reen, aŭ dancantan laŭ la takto de la teorio de la kordoj (se nur temus pri kaloĉajaj streĉitaj kordoj!). Kaj ĉio ĉi regule laŭ leĝoj fizikaj, kiuj tute hazarde estus ĉiam la samaj. Nu, tro da hazardo por mi.

Ŝtopilo

Kio gravas estas tio, ke nek teologio nek scienco ŝovu la nazon en fremdan vazon. Dio ne estas ŝtopilo nepre uzenda ĉie, kie scienco ankoraŭ havas nenion por diri, nek scienco turniĝu en religion. Al ĉiu sanktulo apartan kandelon. Plej grave: homo ne estas batalkampo por scienco kaj religio. Ili kunfluu, ne kverelu. Kaj jen, sufiĉe: ni prefere petu al la kelnero alporti du pliajn trinkaĵojn kaj parolu pri aferoj iom malpli komplikaj.

Alberto GARCÍA FUMERO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Papriko protektata

Nove enskribita en la EU-registro de protektataj geografiaj indikoj estas la slovaka „papriko ĵitava” (slovake paprika Žitava).

La nomo „ĵitava” devenas de la nomo de la slovaka rivero Žitava (esperante Ĵitavo). En la baseno de tiu ĉi rivero en la 18a jarcento oni komencis kultivi kapsikojn. Poste disvastiĝis la kultivado en la laŭdanuba ebenaĵo, la plej granda ebenaĵo de Slovakio (ĉ. 10 000 km 2) en la sud-okcidenta parto de la lando.

Muelado

La papriko ĵitava estas preparata el la sekigita kaj pulvorigita frukto de kapsiko (science capsicum). Ĝi havas specifan oranĝ-ruĝan koloron, akiritan nur en la lasta fazo de muelado kun helpo interalie de oleo el kapsiko-semoj. La papriko dolĉe-delikate gustas kaj agrable odoras.

Tiaj ecoj rezultas de favoraj influoj, interalie la alteco de la kulturata tereno (150-250 m super la marnivelo), sufiĉo da pluvo (500-600 mm jare), kaj tralasa tero (gruzo, sablo kaj argilo).

La papriko reprezentas por la laŭdanuba ebenaĵo ne nur signifan enspezon sed ankaŭ simbolon de malnovaj kulturo kaj tradicio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pikas la ludoj

Kiam en septembro 2013 oni anoncis, ke la Olimpikoj en 2020 okazos en Tokio, la japanaj registaro kaj popolo aplaŭdis la decidon. Sed poste aŭdiĝis kontraŭaj kaj kritikaj voĉoj.

Ekzemple multaj japanoj surpriziĝis, kiam la ĉefministro Abe Shinzo, prezentante sian landon al la organizantoj de la ludoj, asertis, ke ne plu estas radioaktiva la akvo en la haveno de la fukuŝima atomcentralo. Fakte ankoraŭ estas poluitaj la akvoj en kaj ekster la haveno.

Aliaj kritikantoj opinias, ke la japana registaro kaj la metropolo Tokio turnu sin al pli urĝaj taskoj antaŭ ol elspezi monon por la ludoj.

Konstruado

La taskoj inkluzivas la rekonstruon de la nord-orientaj regionoj damaĝitaj de la tertremo kaj cunamo kaj la malkonstruon de la paneinta atomcentralo. Kvankam abunda buĝeto estas asignita por rekonstruo, la laboro ne glate progresas pro manko de lerta laborforto kaj taŭgaj materialoj.

Se la konstruado de sportaj kaj rilataj bazaj instalaĵoj komenciĝos, tio certe akcelos la mankojn. Tio rezulte malhelpos la rekonstruadon kaj revivigon de la regionoj, kie troviĝas ankoraŭ 278 000 rifuĝintoj.

Tertremo

Krome nepras, ke Tokio preparu sin por eventuala granda tertremo. Fine de 2013 registara esplor-komisiono publikigis raporton, ke ene de 30 jaroj okazos sub la metropolo je probableco de 70 % tertremo de separanga magnitudo.

Tiam en Tokio kaj en la tri najbaraj gubernioj pereos ĉirkaŭ 23 000 homoj kaj estos detruitaj ĉirkaŭ 610 000 hejmoj. Tokio aparte vundeblas pro siaj dense starantaj lignaj domoj kaj tro koncentritaj institucioj politikaj, financaj kaj kulturaj. Jam delonge spertuloj insistas, ke tiuj institucioj estu dislokitaj.

Ankaŭ homoj kun sennacieca koro sentas malkomforton pro troe ripetataj raportoj pri rezultoj de samlandaj sportistoj kaj altrudo de naciismo. Tian malagrablon ili jam sentis en la raportoj de la vintraj Olimpikoj en Soĉi, Rusio, en televido kaj ĵurnaloj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pli bone malfrue ol neniam

Fine de januaro 2014 en la Itala Kultura Instituto de Tesaloniko, Grekio, estis organizita – post pli ol duonjarcenta malfruo – ceremonio abiturientiĝa.

Antaŭ kelkaj monatoj Antonio Crescenzi [antonjo kreŝenci], instruisto kaj esploristo ĉe la instituto, hazarde trovis en kelo plurajn abituriento-diplomojn de judaj lernintoj el la 1940aj jaroj.

La atestiloj, kune kun skribitaj taskoj, apartenis al italaj civitanoj de juda religio. Tiuj plenumis siajn studojn en itala lernejo samloka. La diplomoj ne povis esti disdonitaj inter la sukcesintoj, ĉar tuj post la ekzameno tiuj estas deportitaj kaj plejparte mortigitaj en koncentrejoj. Ekde tiam neniu petis la diplomojn.

Viktimoj

Sed, laŭdire, pli bone malfrue ol neniam. La kultura instituto ne perdis tempon kaj tuj – kaj sukcese – ekkontaktis idojn aŭ malproksimajn parencojn de la gelernintoj. Ilin oni invitis ĉeesti solenaĵon, signifoplene okazantan la 29an de januaro, la tagon tutmonde dediĉitan al la memoro de la viktimoj de la holokaŭsto.

La diplomoj estis disdonitaj dum ceremonio evidente kortuŝa antaŭ ĉiuj anoj de la instituto kaj oficialuloj de la urbo.

La ĝojo tamen mallonge daŭris. Du semajnojn poste la itala registaro anoncis la baldaŭan fermon de la instituto pro ŝparaj kialoj. Tiuj, kiuj volas subteni la instituton kaj peti ties daŭrigon, povas subskribi peticion ĉe firmiamo.it/salonicco-no-alla-chiusura-dell-iic.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio

Ke Italio ne estas la eŭropa korifeo de lingva kaj kultura ŝovinismo, estas fakto favora kaj sendube rekonata de la legantoj, kiuj almenaŭ unufoje vojaĝis tien. Ke la italoj tamen volas propravole, harakire, nuligi la aprezon de la italaj lingvo kaj kulturo en la mondo, estas emo probable senprecedenta en la malnova kontinento kaj – pro la malzorgema fatalismo, kiu ĝin akompanas – miaopinie maltrankviliga. Kial en Italio laŭregule la (ĉefe humanisma) kulturo pagu la koston de la registaraj eraroj kaj de la ekonomia krizo?

Inteligenteco, ekvilibro, klarvideco: tiaj virtoj pli kaj pli malabundas tra la politika klaso de Italio, kie regas vera konfuzo. Iuj ekzemploj? La malrapida nekomprenebla usonangligo de universitatoj je la nomo de (supozata) internacieco, kun pluraj kursoj devige jam haveblaj nur en la angla lingvo, ankaŭ en iuj el la plej gravaj politeknikoj (Milano, Torino), kaj paralele la elfenestrigo, eĉ pli bedaŭrinda (nelaste pro la rapideco kaj manko de delikateco), de la humanismaj fakoj, tiuj samaj, sur kiuj baziĝis dum jarcentoj la italaj civilizo kaj vivmaniero. La krizo, se ĝi vere atingis la landon kaj ne estas nura onidiro (se pensi pri la nombro da venditaj iFonoj, oni prie dubetas), plirapidigis ian surfacan, ŝajnan, moderniĝon de la lando: oni ne plu povas permesi al si malŝparojn, laŭaserte, do oni rezignu pri ĉio, kio ne estas necesa al la kresko de la lando. Ekzemplo de malŝparo estas la disvastigo en kaj ekster Italio de la itala lingvo kaj, kompreneble, de la kulturo, kiun ajna lingvo inkluzive la italan nepre vehiklas.

Elfenestrigo

Aliflanke kio estas kulturo? Nenio alia ol abstrakta koncepto, afero malproksima, nevidebla kaj verŝajne tial ne ekzistanta, ĉar en 2014 multaj kredas, ke ne ekzistas tio, kion ne eblas tuŝi, aŭdi, vidi, pesi, kvantigi, radiografi. Entute temas do pri porinfana fabelo, pli-malpli kiel religio, same rapide kaj maldelikate elfenestrigata de la iama popolo de (nun debaptiĝantaj, laŭ lastatempa modo) papistoj; kulturo estas brizo malforta kaj iom ĝena, pri kies ĉeso neniu ekkonscios aŭ plendos.

Impresas (kaj neniu povus imagi tion ĝis lastatempe), ke la ĝenerala laikigo de la lando koincidas kun samtempa sekularigo, kun paralela flankenmetado de la humanisma kulturo mem, kun plenkonscia rezigno de tio, kio pasintece estis la gloro de ia Italio de ĉiu ajn enviata: arto, beletro, pensado, beleco; alivorte de tio, kio igis homojn kiel Shakespeare, Goethe aŭ la anglan verkistinon Elizabeth Barrett Browning admiri, prirevi, alstrebi kaj fine sperti la t.n. koncepton de italeco (sinonimo de humanismo, klasikismo, remalkovro kaj daŭra renaskiĝo-renesanco de la antikveco).

Tiu evoluo konstateblas de jaro al jaro, de registaro al registaro (tiu malkutima esprimo ja taŭgas por priskribi la italan realon, en kiu ĉiun jaron sinsekvas almenaŭ du-tri registaroj, laŭ la kapricoj aŭ la personaj ambicioj de iuj partiestroj): eble estus pli ĝuste paroli pri ies „manovro” ol pri natura disvolviĝo, ĉar la tuja elfenestrigo de la humanisma kulturo ne povas esti hazarda projekto: oni volas krei novan estontecon forstrekante la pasintecon, kvazaŭ eblus konstrui la duan, la trian aŭ la lastan etaĝon de palaco sen antaŭe meti fundamenton aŭ almenaŭ la unuan etaĝon; kvazaŭ oni devus nepre elekti en sia vivo ununuran verbon inter „esti” kaj „havi”, kvazaŭ ekzistus leĝo, pro kiu ili ne povas kunekzisti en nia vorttrezoro je ekvilibraj procentoj.

Tunelo

Nu, la situacio estas vere kompatinda: oni (nome la ĵus demisiinta aŭ eble demisiigita Enrico Letta) deklaras konvinkita en Ĉinio, ke la fino de la ekonomia krizo jam alvenis, ke la itala ŝtato estas preta por nova starto, ke finfine videblas lumo fine de la tunelo, sed la teorio estas tuj dementata de kromaj maldungoj, de novaj hakoj. La lumo je la fino de la tunelo estas nur, laŭ timo de multaj italoj, alproksimiĝanta vagonaro, kiu ĉesigos la agonion. La viktimoj? Refoje universitatoj (ĉefe la beletraj fakultatoj), lernejoj (kies plafonoj post ĉiu pluveto falegas), esploraj institutoj (ĉefe koncerne laŭdire senutilajn fakojn, kiaj lingvoscienco, arkeologio aŭ filologio), teatro: ĝenerale kio ajn rilatas kun la lingvo aŭ estas efektivigata pere de la lingvo, kio ajn proksimas al la humanisma kulturo aŭ al la disvastigo de tiu eksmodiĝinta kulturo, de kiu Italio estis iam la lulilo.

Multlingveco

Apud la menciitaj, nova viktimo de la neceso limigi la elspezojn, raciigante la (ĝis nun jam ridindajn) financadojn, estas nun la Italaj Kulturaj Institutoj (Istituti Italiani di Cultura). Temas, por tiuj, kiuj ne scias tion, pri veraj ambasadejoj de la italaj lingvo kaj civilizo en la mondo, pri reto da instruaj kaj informaj centroj ĉeestaj en la plej grandaj urboj de la mondo, tutsimilaj al kio estas por Anglio British Council, por Francio Institut Français, por Hispanio Instituto Cervantes: do pri institucioj, kiujn alilande neniu tuŝus, neniu fermus, ĉar ilia laŭdenda agado indas nur respekton, se ne veneradon.

En epoko, en kiu multaj ŝtatestroj faras signifoplenajn deklarojn pri multlingveco kaj multkultureco, pri la neceso alproksimigi la diversajn popolojn kaj laŭbezone refirmigi iliajn rilatojn kreante – ankaŭ aŭ precipe per la instruado de la propraj lingvo kaj historio, de la arto kaj de la literaturo – pontojn de amikeco kaj solidareco, nu en tiu ĉi epoko ŝajnas tiom pli anakronisma (kaj malsagaca) la ago de la eksa itala premiero Enrico Letta preskribi la fermiĝon de dek (el entute naŭdeko da) Italaj Kulturaj Institutoj en la mondo, de Islando al Danio, de Germanio al Francio kaj al Grekio. La plej rimarkinda kaj paradoksa okazo, al mi bone konata, ĉar mi instruis la italan tie de 2002 al 2004, estas eble ja tiu de Tesaloniko, la dua urbo de Grekio, simila lando (ĉu hazarde?) tre aŭ tro frapita de la ekonomia krizo.

Proksimeco

Grekio kaj Romo? La radikoj de eŭropa civilizo? Plurjarmilaj rilatoj? Mediteranea komuna kulturo? Bagateloj forviŝeblaj per mallonga dekreto. En malriĉa lando, spite al ĝia pozicio kaj historio, ne rajtas kunekzisti du Italaj Kulturaj Institutoj. Estas malŝparo. La lernemuloj, se tute ne estas alternativoj, iru al Ateno. Fakte transvivos por la momento nur la instituto de la ĉefurbo, kvankam ĝia rolo estis ĉiam duaranga kompare kun tiu de Tesaloniko, ankoraŭ ege aktiva kaj frekventata interalie de dekoj da junuloj, kiuj pro gravaj kialoj interesiĝas pri itallingvaj ekzamenoj (kapablaj malfermi al ili la pordojn de la italaj universitatoj).

Ja logika decido: estas cetere normale postuli, ke kiu en la norda Grekio interesiĝas pri la itala lingvo, pri la eblo plenumi universitatajn studojn aŭ trovi laboron en Italio, trairu du-tri fojojn semajne 500 kilometrojn por atingi la Instituton de Ateno kaj poste reveni hejmen! Absolute neniu el la regantoj konsideris aŭ konsiderigis al la kolegoj, ke la rilatoj inter Grekio kaj Italio (pro geografia, kultura, historia, ĉiuvidpunkta proksimeco) eble indus escepton; ke tiuj rilatoj estas tiel intensaj kiel eble en neniu alia lando de la mondo; ke en Grekio estas tre malfacile eniri la ŝtatajn universitatojn, do oni bezonas alternativojn, kiuj aliflanke alportos al ni studentojn; ke grekaj studentoj en Italio estas rimedo, kaj kultura kaj ekonomia, gravega; ke ne estas hazarda la slogano kreita de la grekoj (una faca, una rasa: unu vizaĝo, unu raso) por substreki la similecon inter la du popoloj, tiu de Grekio kaj tiu de la tiom ŝatata kaj revata Italio.

Sentokapablo

Sed kiel atendi tian sentokapablon el lando, kiu jam forigis kaj plue forigas la instruadon de geografio, art-historio kaj filozofio, en la nomo de la tri i-oj de la oka saĝulo Silvio Berlusconi (inglese, informatica, impresa: angla, komputiko, entrepreno)? Iu decidis, ke kulturo rimiĝu kun medicino, scienco, teknologio, ekonomio, enmerkatigo. Ne gravas scii la subjunktivon de verboj, la ĉefurbojn de fremdaj landoj (pri riveroj, montoj kaj lagoj oni perdis la esperon), la signifon de la platona mondo de la ideoj aŭ de lia mito pri la kaverno.

Balaaĵo

La urbestro mem de Tesaloniko deklaris, ke fermi la Italan Kulturan Instituton en la koro de la urbo estos tre dolora vundo por ĉiu. Sed je la nomo de stabileco (?) estis decidite, ke tiom da profesiuloj kaj familipatroj kun multe da laboro (ĉar la instituto estas plena de lernantoj) restu malstabile sen laboro. Des pli paradokse: la ŝtata financado al la Itala Kultura Instituto de Tesaloniko reprezentis nur 4 % de ĝia tuta buĝeto, kaj pro tio oni petis povi daŭrigi la agadon tute rezignante pri ŝtataj financaj subtenoj, sed la respondo de la itala inteligencio estis nea. Ŝajne la itala lingvo, la itala kulturo, eksterlande devas esti elfenestrigitaj, kio okazis pasintece pri tiranoj, diktatoroj, ŝtopaj balaaĵoj. Kiel akcepti, ke balaaĵon nuntempe oni ial (kial?) kreu el tute funkcianta kaj taŭga institucio? Eĉ akceptante, ke povas ekzisti kelkaj (solveblaj) problemoj, ĉar neniu estas perfekta, oni pensu, ke aŭtomobilo sen radoj estas ja pli stabila ol aŭtomobilo kun etaj problemoj, sed la unua ne plu estas transportilo, dum la dua plenumas iumaniere sian rolon kaj povas per malgranda investo esti riparita.

Herezeco

La instruado de lingvoj kaj kulturoj en la mondo estas aŭ devus esti armilo kontraŭ nesciado, kontraŭ nekompreno kaj antaŭjuĝoj, kiuj fojfoje riskas kaŭzi verajn konfliktojn, kiaj okazis pasintece en Eŭropo, kiam nehazarde mankis tiaj kulturaj centroj. Mi donu ekzemplon: en la tago de sankta Valenteno (la 14a de februaro), instruisto pri religio en grek-kipra ŝtata liceo skribis sur la nigra tabulo, ke tiutage la (ortodoksa) eklezio memoras pri sankta Afksentjo kaj sankta Marono, ne pri iu stulta kaj falsa sankta Valenteno: granda ekzemplo de interkultura alproksimiĝo, de la respekto por la aliulaj kredoj, kiu devus karakterizi nian epokon ...

Do urĝe bezonatas ankoraŭ en nia epoko tiuj, kiuj, instruante la lingvon kaj la kulturon de alia lando, propetu, klarigu, ekspliku, mediaciu inter mondoj nun proksimaj kaj amikaj, sed sen tiu mediacio eble pretaj ree disiĝi kaj malamikiĝi samkiel pasintece (Italio kaj Grekio faris militon antaŭ malpli ol jarcento). Krom se oni volas, ke baldaŭ Italio estu reasociita ne kun la artistoj, la verkistoj, la muzikistoj, la pentristoj, kiujn oni konigis en la lastaj jaroj al la loĝantoj de Tesaloniko, sed kun ĝiaj plej kliŝaj simboloj: pico, mafio, mandolino (la duan kaj la trian mi neniam vidis en Italio) kaj verŝajne nun ankaŭ herezeco, spite al la ekumenisma elano de la lastaj jardekoj.

Platiĝo

Lingvo – skribas ĉi-rilate la poetino Bruna Milani en la ĵurnalo Libertà – estas sinonimo de kulturo; ĝi utilas por ordigi la animon kaj la menson de la mondo kontraŭ la tutmondiĝa platiĝo, kiu igus malinteresa la renkontiĝon mem kun fremduloj. Ni ĉiutage jam konstatas, ke la teknologio kaj la ekonomio per si mem ne sufiĉas kaj igas neeltenebla ne nur la disvolviĝan modelon, sed ankaŭ tiun, kiu rigardas la vivon. Kaj se oni ja volas konsideri la gravecon de merkatoj, de financo, de tiaj nombreblaj tiom modaj aferoj, kiumaniere esperi je turismo nova, finfine konscia, vera, utila, kiu alportos ne nur monon, sed ankaŭ konkretan fruktodonan renkontiĝon inter personoj? Tio tute ne eblas, se oni malpotencigas aŭ neniigas la rolon de la kulturaj centroj, kiuj instruas la lingvon en la mondo. Ili utilas, laŭ Bruna Milani, por sciigi al la aliuloj, kiuj kaj kiaj ni estas; ili igas la homojn interesiĝi kaj enamiĝi pri nia lando, kreante la eventualan deziron ĝin viziti, ĝin atingi, ĝin vidi propraokule por profundigi la scion, por eble ekvivi apud ni, regalante nin per sia profesieco kaj tiel alportante materialan kaj spiritan riĉecon.

Merkatado

Je la lumo de ĉio ĉi, oni lasu trankvila la kulturon tie, kie ĝi ankoraŭ funkcias; tie, kie ĝi estas ankoraŭ ne elfenestrigita (ĉar Italio daŭrigas iumaniere, danke al sia glora paseo, la eksporton de favora bildo pri si, spite al la nuntempa neniumado kreita de malbonaj kverelemaj politikistoj). Iuloke oni ne laciĝis rigardi nian lingvon, la italan lingvon iam uzitan de Dante, Boccaccio kaj Petrarca, kiel ilon por realigi la proprajn vivorevojn, por atingi iom de tiu ŝatata italeco. Oni parolas tiom ofte pri merkatado, sed kio produktas pli da merkatado ol iu favora bildo pri ni mem, pri lando kiu zorgas, fieras kaj pretas investi en sia lingvo, en sia kulturo, en sia arto, en siaj estinteco kaj estanteco (propedeŭtikaj al plej stabila estonteco), konservante kaj antaŭenigante sian animon?

La stulta decido de la itala registaro estas manfrapo al la landa historio kaj al tiom da homoj, ĉefe instruistoj, kiuj pacience laboris dum multaj jaroj en la kultura fako, konstruante de jarcento al jarcento, de jardeko al jardeko, en plej malfacilaj kondiĉoj, lingvajn kaj kulturajn pontojn, ĉar ili kredis, ke ĉio ĉi havas aŭ iutage havos iun sencon.

Araneaĵoj

Tiujn belajn pontojn – kvazaŭ senutilajn araneaĵojn – hodiaŭ misedukita servistino (kun mia tuta respekto por tia laboro), vokita mallongege purigi iun longege neglektitan domon, abrupte elsuĉas kaj ĵetas senglore en la rubujon; krom se venos lastamomente iluminiĝo, repripenso, kiuj ebligos savi la ekziston de lokoj por lingvo kaj kulturo, kiuj por multe da homoj (kiel instruistoj eksterlande) plu havas grandan valoron: ne por stulte montri la propran superecon al la fremduloj (ĉar neniu kulturo estas supera al la ceteraj), sed por kontraŭbatali pere de vero, pere de humilo, pere de soci-kultura mediacio, la malamikecon, la malamon kaj la militemon, kiujn nekompreno malfeliĉe kaŭzas.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Falis la lasta guto

Historie la geopolitika situo de Ukrainio ofte kruciĝis kun eksteraj interesoj. Ekzemple la ŝtata memstareco de Ukrainio daŭris inter 1917 kaj 1920, post kio rusaj „bolŝevikoj” milite ĝin nuligis, farante el Ukrainio respublikon de Sovetio.

Post la disfalo de Sovetio Ukrainio deklaris en 1990 sian sendependecon, kiu jure validiĝis post tutlanda referendumo en 1991.

En 2010, per juraj manipuloj de la konstitucio, la prezidanto, Viktor Janukoviĉ, fariĝis la plej potenca persono en la lando. Li sufiĉe rapide uzurpis la potencon ĝis diktatoreco. Estinte du fojojn enprizonigita pro junaĝaj krimoj, li restis kun tia menso.

Ekonomio

Dum lia prezidanteco regis korupto tra la lando. Ŝtataj institucioj defendis nur lian klikon, la Partion de Regionoj, kies intereson plejparte servis la ekonomio. Dronis Ukrainio sub krimoj, timoj, mizero kaj senespero. Ĉiunivele estis premata la popolo.

Falis la lasta guto, kiam en decembro pasintjare Janukoviĉ rifuzis subskribi dokumenton pri asocia membriĝo de Ukrainio en Eŭropa Unio. Dekmiloj da homoj venis al la centra placo en Kievo – Majdan – por deklari sian malkonsenton. Pro tio la nomo „eŭromajdan”.

Tamen post kelkaj tagoj ili estis forpelitaj. Kelkaj mortis. Rezulte ekribelis homoj tra la tuta Ukrainio. Organiziĝis en diversaj regionoj apartaj „majdanetoj”.

Nun pasis tri monatoj ekde la komenco de la kontraŭstaro. Kelkfoje okazis akraj bataloj inter la speciala registara polico kaj la ribelantoj. La registaro uzis pafilojn kaj mortigis pli ol 100 senarmilajn homojn.

Justeco

La tuta popolo fizike aŭ mense subtenas la ribelon ne nur pro la strebado al Eŭropo, sed precipe pro demokratio kaj justeco kaj kontraŭ la diktatoreco. Cetere la registaro kaŝe aranĝis bandojn de duonkrimuloj pagitaj por kontraŭstari al ribelantoj, kvazaŭ temus pri interpopola batalo.

Kievanoj, loĝantaj en progresanta socio ĉefurba, praktike subtenas la ribelon. Sufero estas neevitebla, sed popolo nesklava komprenas, ke sen batalo ne eblas venki. La sango de la majdananoj fortigis la popolan solidarecon. Finfine la kliko ektremas.

La parlamento devis sekvi la volon de la popolo kaj akcepti decidojn, kiuj ebenigos la vojon demokratan al Eŭropa Unio.

Do estas lanĉita parlamenta-prezidanta gvidado, ne simple prezidanta. Ŝanĝitaj estas ankaŭ la sistemoj justicaj kaj policaj, kaj estas forigitaj la koruptaj ĉefoj.

Euheno KOVTONJUK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Euheno Kovtonjuk el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lando senregada

Nuntempe eble ne estas eĉ unu persono en Eŭropo, kiu ne aŭdis pri la eventoj en Ukrainio. Malgraŭ tio, ke mi ne estas politikisto, mi ne povas ne esprimi mian personan opinion. Aŭ pli ĝuste opinion de orientlandaj ukrainoj.

Antaŭ ĉio, nepras klarigi, kio estas la tiel nomata „eŭromajdano”. Ĝi estas amasa protest-movado en la centro de la ĉefurbo Kievo, kiu sin montras ankaŭ en kelkaj aliaj regionaj centroj de la lando.

Komenciĝis la protestoj fine de novembro 2013 reage al la nesubskribo de la asociiĝo de Ukrainio al Eŭropa Unio. Oni informis pri tio per oficiala anonco de la tiama ĉefministro Mikola Azarov, kies registaro elposteniĝis fine de januaro.

Aktivuloj

Jam la 21an de novembro oni komencis per sociaj retejoj alvoki por protestoj, kiuj okazis unue en la centro de Kievo ĉe la Placo de Sendependeco. Amasiĝis tiam ĝis du mil homoj, kun ĉe-kape opoziciaj aktivuloj kiel Vitalij Kliĉko, Oleg Tjagnibok kaj Arsenij Jacenjuk.

Paralele en aliaj urboj de Ukrainio (Lviv, Vinnica, Ĉernovci k.a.) okazis protestoj. Poste, la 30an de novembro, okazis t.n. nigra tago, kiam frumatene la aŭtoritatoj provis perforte forigi la manifestaciantojn de la ĉefa placo en Kievo, dirante, ke necesas prepari la ejon por la novjara festo.

Protestantoj agrese reagis al la postuloj de la por-registaraj milicianoj. Jen la komenco de perfortaj kunpuŝiĝoj de opozicianoj kaj milicianoj. Intertempe ne helpis la interparoloj de la ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ kun la aktivuloj de la opozicio, Kliĉko, Tjagnibok kaj Jacenjuk. Ili postulis reveni al la parlamenta-prezidanta regado kaj al la konstitucio de 2004.

Provokantoj

La 18an de februaro akriĝis la situacio. Dum unu tago kadre de la protestoj estis mortpafitaj 25 personoj kaj vunditaj 350. Laŭ la opinioj de multaj kulpis ne nur la registaro sed ankaŭ nekonataj provokantoj.

La 22an de februaro en Ĥarkiv okazis kongreso de deputitoj el la sud-orienta parto de Ukrainio. La deputitoj opiniis, ke la registaro ne plu regas la situacion kaj ke verdire la tuta lando estas senregada.

Integriĝo

Kiel rilatas al la eventoj simplaj civitanoj? Noteblas tra la lando diversaj opinioj. Preskaŭ duono de la popolo subtenas la eŭromajdananojn kaj integriĝon kun EU. Tamen triono subtenas eniron en la „tamoĵenij”-union (dogan-union) kun Rusio.

De ĉiutaga vidpunkto, kaj malgraŭ promesoj de la registaro, ke la ordinara vivo ne estos tuŝata, tamen civitanoj ne ricevas salajron kaj pension. Kelkaj monaŭtomatoj ne plu funkcias, kaj antaŭ aliaj staras longaj homvicoj.

Ankaŭ en magazenoj vice staras klientoj, provante akiri manĝaĵojn por la familianoj, kaj timante, ke baldaŭ ne plu estos.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mi vin invitas ...

En februaro la eventoj en Ukrainio ne restis tro for de la ĉefpaĝoj de niaj gazetoj kaj de la ekranoj de niaj televidiloj. Pro tio la redakcio de MONATO mesaĝis al abonantoj kaj abonintoj, legantoj kaj legintoj en la regiono, petante ilin artikoli pri la tiea situacio.

Sincere mi dankas al ĉiuj, kiuj rapide reagis, ĉu per artikoloj, ĉu per proponoj. En la nuna numero vi trovos du kontribuaĵojn, kiuj prezentas diversajn aspektojn de la konflikto, kaj tuŝas aferojn – ekzemple el la ĉiutaga vivo – ofte neglektatajn de amaskomunikiloj.

Mi ricevis, iom surprize, ankaŭ mallongan poemon, kiun ĝenerale mi ne aperigus, ĉar MONATO prezentas proze, ne poezie. Tamen la versoj de Tatjana Auderskaja iel kaptas la momenton:

Kanto de neeŭropa homo de la 21a jarcento

Ho, Eŭropo!

En la 15a jc vi bruligis viajn sorĉistinojn en la fajroj surplace. Mezepoko.

En la 20a jc vi bruligis viajn civitanojn de ajna sekso kaj aĝo en la fornegoj. Progreso.

En la 21a jc vi bruligas pneŭojn en la fajroj surplace. Degenero.

Ho ve, Eŭropo, Eŭropo!

Kien vi ruliĝas tiel senbride, kiel brulantaj pneŭoj? Kio atendas vin fine de la deklivo?

Neniu respondas.

Kiel dirite, kaj kontraste al la lasta verso de la poemo, pluraj respondis al la redakcia peto rilate kontribuaĵojn pri Ukrainio. Sed tio memorigas, ke ne necesas atendi alvokon por kontribui al MONATO. Tute male. La redakcio bonvenigas raportojn el ĉiuj partoj de la mondo: vi, abonantoj kaj legantoj, estu niaj okuloj kaj oreloj.

Tio, evidente, unikigas nian revuon. Ne dependas MONATO de specialaj korespondantoj, metafore paraŝutitaj en fremdajn regionojn por priraporti aferojn, kiujn ili nur supraĵe komprenas (ofte pro mankantaj lingvo-scioj), kaj kie ili restas nur dum kelkaj tagoj, dum daŭras konflikto, krizo aŭ katastrofo.

Nia revuo, tamen, disponas almenaŭ teorie pri aro da pli spertaj, pli kvalifikitaj korespondantoj ol iu ajn nacia gazeto aŭ radio-stacio. Mi aludas vin, legantojn, kiuj ĉiuj posedas apartajn kaj fundajn sciojn pri via lando, pri via regiono, kaj kiuj kapablas unike prilumi eĉ konatajn situaciojn – militojn, ribelojn, tumultojn, jam priraportitajn en mondaj amaskomunikiloj – de nekonataj perspektivoj. Jen la forto de MONATO, kiu ĝin elstarigas de ĉiuj aliaj similaj revuoj.

Alivorte vi povas iri malantaŭ kulisojn, pri kies ekzisto la eksterlanda raportisto eĉ ne scias. Vi povas esplori kaj analizi de enlanda pozicio privilegiita, tiel prezentante la politikon, ekonomion, socion, ja vivon kaj spiriton de via lando, por ke eksterlandanoj kuninformiĝu, kunsentu, kunploru aŭ kunridu tra la paĝoj de MONATO.

Mi menciis supre, ke ni disponas almenaŭ teorie pri aro da korespondantoj. Nenio pli plaĉus, se niaj teoriaj kontribuuntoj – do eble vi – fariĝus praktikaj kontribuantoj, sendante raportojn (kaj originalajn, pro kopirajto ne guglitajn fotojn) el mondopartoj malofte aŭ neniam menciataj en la kolumnoj de MONATO.

Verdire temis pri la alvoko al amikoj en Ukrainio, kiuj inspiris min tiel inviti ankaŭ vin kontribui al nia revuo. Ne necesas atendi ĝis krizo aŭ katastrofo en via lando por ŝalti la komputilon kaj ekverki. Jam ĉirkaŭas vin sennombraj aferoj, kiuj sendube interesos. La sola problemo ... kiun elekti.

Kaj do nun, vidpunktuminte, mi antaŭĝuas ricevi viajn raportojn. Do ek al la klavaroj, amikoj!

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Diskutoj seriozaj kaj fruktodonaj

La irana atom-programo fariĝis la temo de internacia konferenco en Vieno. Okcidentaj landoj kulpigas Iranon, ke ĝi sekrete laboras pri la konstruo de atombombo. La irana registaro tion kontestas.

Kunsidis ses landoj laŭ la formulo EU3 + 3 (Britio, Francio, Germanio + Ĉinio, Rusio, Usono) kaj Irano por ellabori planon pri tio kiel solvi la disputon. Laŭ Catherine Ashton, alta reprezentanto de EU pri ekstera politiko, la intertraktantoj difinis la problemojn „por atingi ampleksan kaj definitivan interkonsenton”.

Militaj kapabloj

Mohammad Javad Zarif, la ministro pri eksteraj aferoj de Irano, diris, ke la intertraktoj en Vieno estis „tre seriozaj kaj pli fruktodonaj, ol oni atendis”. Li aldonis, ke ambaŭ partioj atingis konsenton, ke nur la atoma programo de Irano estos pridiskutata en la tagordo, kaj ne ĝiaj sciencaj kaj militaj kapabloj.

Akceptita estas laborprogramo por daŭrigi la diskutojn. Okazos alia kunsido en Vieno, kaj provizora interkonsento donas al la partioj unu jaron por atingi solvon.

En novembro 2013 oni malstreĉis la sankciojn, kiuj paralizis la ekonomion de la naftoproduktanta lando, interŝanĝe de internaciaj kontroloj de ĝia pridisputata atom-programo. La malstreĉiĝo daŭras ses monatojn kaj finiĝos ĉi-somere.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eŭtanazio por neplenkreskuloj

En belga radiodissendo estas atesto de patrino. Ŝia infano havas nekuraceblan kanceron, kaj daŭre doloron. Kiun ajn kontraŭdolorilon oni donas, nenio efikas, kaj la infano daŭre suferas. La morto estas certa sed ne tuja. Estas neelteneble. La solan aferon, kiun la patrino ankoraŭ povas fari, ŝi faras. Ŝi petas kuraciston mallongigi la suferegon, fini la vivon de ŝia infano. Kaj li faras.

Tio okazis antaŭ 10 jaroj, kaj la patrino ankoraŭ opinias, ke ŝi faris, kion ŝi devis fari, pro amo. Sed estis kontraŭleĝe, kaj ŝi kaj la kuracisto riskis tre gravajn punojn. La infano ne povis adiaŭi ĉiun, kiun li volis, ĉar estus riske. Oni povas supozi, ke vere ne estis maniero por mildigi la suferon, ke la infano ankaŭ petis, ke tiu konsciis, kion li volis, sed oni ne povas esti certa. Oni havis nur sian konsciencon por juĝi.

Tiaj aferoj okazas ĉie en la mondo, sed kun multaj eblaj misuzoj aŭ miskomprenoj. Plej ofte la kuracisto mem decidas, ĉar nur tiel li ankoraŭ povas helpi, ĉar li supozas, ke tion oni volas. La aferon priparoli estus tro riske, aŭ povus plifortigi la doloron (kio estas dubinda).

Medikamentoj

Rekte fini la vivon same kunportas riskojn. Plej ofte temas pri ĉesigo de necesa medikamentado, traktado aŭ manĝo (kun danĝero je agonio), aŭ troigo de kontraŭdoloriloj. Ofte sen la scio de la infano. Aŭ la infano povas mortigi sin, kio estas la plej malbona. Foje gepatroj akiras mortigajn medikamentojn, sed restas danĝero pri malsukceso aŭ plia sufero.

Klare, malpermesi eŭtanazion ne signifas, ke tio ne okazas, sed ja ke oni kaŝe faras kun multaj diversaj danĝeroj.

Nova leĝo en Belgio nun ebligas eŭtanazion por neplenkreskuloj (jam eblas ekde 2002 por plenkreskuloj), sed kun striktaj kondiĉoj. La neplenkreskulo mem plurfoje petu, buŝe kaj skribe; psikologo deklaru, ke la infano estas sufiĉe matura (ne estas aĝlimo de 12 jaroj, kiel en Nederlando); la gepatroj konsentu; kaj du kuracistoj atestu, ke la fizika doloro neelteneblas kaj senperspektivas (do ne malaperos). La vivfinado estas farata de kuracisto.

Konscienco

Okazis tre serena debato pri tio en Belgio kaj la parlamento. Ĉe diversaj politikaj partioj la membroj rajtis mem decidi laŭ propra konscienco. Malplimulto (ĉefe religiuloj) akceptas la volon de la plimulto (sed supozeble mem ne praktikus eŭtanazion), kaj la leĝo estas apogata de granda plimulto de la belga popolo. Kontraŭargumentoj estas, krom evidentaj religiaj, ke estas malfacile taksi kaj ke psikologo povas mise taksi la maturecon de infano aŭ kuracisto mistaksi lian aŭ ŝian doloron kaj nekuraceblecon.

Nun oni povos senkaŝe praktiki eŭtanazion ĉe neplenkreskuloj. Ĉio okazos kun la scio kaj volo de ĉiuj koncernatoj. Suferanto povas adiaŭi ĉiun, diri kion li aŭ ŝi volas diri, kaj havi dignan forlason. Estas ankaŭ multe pli bone por la postrestantoj: ili povas pli bone organizi funebron, paroli pri tio, ne riski, ne reteni suspektojn aŭ konsciencriproĉojn.

Spertoj en Nederlando montras, ke eŭtanazio ĉe neplenkreskuloj multe pli ofte estas petata ol farata (nur kvin fojojn en 10 jaroj). Estas unue helpkrio, kiu ebligas malkaŝan priparoladon de aliaj ebloj. Donas animtrankvilecon havi iun „planon Z”.

Bart DEMEYERE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bart Demeyere el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne kulpas la kulpanto

Plene rehabilitita estas la antaŭa germana federacia prezidanto, Christian Wulff, kiun prokuroroj akuzis pro korupto kaj malkonvena akcepto de avantaĝoj.

Dum dujara priesplorado de plentempa stabo de ĉ. 24 personoj, kio devigis la prezidanton demisii, la afero evidentiĝis fontanta el arbitraj denuncadoj, senbazaj asertoj kaj orgojla konduto de la prokurora instanco.

Kune kun politikaj malamikoj kaj sensaci-produktema ĵurnalistaro, ŝtataj akuzistoj ne sobre esploris duban supozon, sed kreis detruan persekutadon.

Venkis

Wulff, kiun ne nur profesie sed ankaŭ private trafis dolorige la afero, ne akceptis elirigan oferton. Li insistis daŭrigi la proceson. Kaj li venkis. La koncerna juĝejo verdiktis, ke li estas plene senkulpa pri korupto.

Kontraŭuloj malgraŭe hurlis, ke juran absolvon li ja povis akiri, tamen restas „morale kulpa”. Ĉiam estas homoj, kiuj ne nur komence ĵetas ŝtonojn, sed eĉ post la afero ne ĉesas ĵeti. Kaj tiuj ofte taksas sin la plej bonaj homoj en la socio.

Aldoniĝis nova skandalo. La koncerna prokurorejo la parlamentanon Sebastian Edathy (SPD / socialdemokrata) akuzis pro „mola suspekto pri ebla neleĝa posedo de pedofiliaj varoj”. Edathy antaŭ nelonge prezentis sin mem en parlamenta esplorkomisiono kiel akran akuziston kontraŭ ŝtataj instancoj, strebante al pli alta posteno. Antaŭ la publika diskonigo fuĝis la suspektato. La afero ankoraŭ ne finiĝis.

Avertis

Tamen jam finiĝis la kariero de la ministro Hans-Peter Friedrich (CDU / kristandemokrata), kiu konfidence avertis la superulojn de la konkurenca partio SDP, ke troviĝas „putra ovo” en ties nesto.

Tiun geston tuj la publiko interpretis „perfido de sekreto en la ofico”. La ministro la sekvan tagon demisiis sub la forta premo. Jam longe estas konate: Ne kulpas la kulpanto, sed la informinto.

Nuntempe daŭre en Germanio aperas tiaj kazoj. Ne plu la faktoj gravas, sed opinioj kaj babiladoj. Kaj tiujn oni lerte scias produkti kaj manipuli.

Kompreneble maladekvata aŭ krima agado en ŝtataj funkcioj ne estas tolerebla. Sed ankaŭ la senindulgaj akuzantoj demandu sin, kiaj homoj ili mem estas.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La unua mondomilito: kiu ĝin kaŭzis?

En la dimanĉa mateno de la 28a de junio 1914 aŭtokavalkado rapidegis tra la stratoj de Sarajevo. En la ĉefa aŭto veturis unu el la plej potencaj homoj en Eŭropo, ĉefduko Francisko Ferdinando, rekta heredulo de la aŭstra-hungara trono. Sen lia scio sep bosnaserbaj murdontoj firme decidintaj eksigi Bosnion el la aŭstra-hungara imperio embuske lin atendis.

Kiam la aŭtokavalkado haltis ĉe trafikvigla strato, unu el la murdontoj, la 19-jara Gavrilo Princip, elpaŝis el la homamaso spektanta la karavanon de nobelaj vizitantoj kaj pafis dufoje je nula distanco celdirekte al la ĉefduko kaj lia edzino Sofia. Spite la tujan reagon de la korpogardistoj de la ĉefduko por revivigi lin, sango elfluis tra lia uniformo. Post kelkaj minutoj la sonoriloj de preĝejoj tra Sarajevo sonorigis la morton de la paro.

Kiel la morto de unu homo povis konduki al milionoj da mortintoj en milito tiel grandampleksa kaj kruela? Por trovi la respondon al tiu ĉi demando cerbe ekzercas sin historiistoj dum 100 jaroj.

Agresantoj

En julio 1914 ĉiuj en Eŭropo estis konvinkitaj, ke oni batalas en sindefenda milito. Registaroj laboris pene por montri, ke ili ne estis la agresantoj en la komencaj momentoj de la milito, precipe dum la monatoj julio kaj aŭgusto. Tio estis la kerna supozo de la ideo, ke vastaj armeoj da soldatoj, bezonataj por la milito, ne povus esti rekrutataj por agresmilito.

Socialistoj, kiuj nombris plurajn milionojn en 1914, ne estus apogintaj agresan eksterlandan politikon. Ili emus aliĝi nur al sindefenda milito. Francoj, belgoj, rusoj, serboj kaj britoj estis konvinkitaj, ke ili vere estas implikitaj en sindefenda batalo por justaj celoj. Aŭstroj kaj hungaroj estis batalantaj por venĝi la morton de Francisko Ferdinando.

Germanoj estis konvinkitaj, ke najbaraj landoj „trudis la glavon” en la germanajn manojn, kaj certis, ke ili ne komencis la militon. Tamen, se ne ili (kiuj malgraŭ ĉio invadis Belgion kaj Francion en la komencaj semajnoj de la milito), kiu, do, kaŭzis la militon?

Kompensoj

Por la venkintoj, la demando facile respondeblas. Ili interkonsentis ĉe la packonferenco de Versajlo en 1919, ke Germanio kaj ĝiaj alianciĝintoj respondecis kaj kaŭzis la militon. Surbaze de tiu decido oni postulis vastajn kompensojn pro la perdoj rezultintaj de la milito. La t.n. „militkulpa deklaro” direktis la longan debaton pri la kaŭzoj de la milito.

Ekde 1919 registaroj kaj historiistoj, okupiĝantaj kiel reviziistoj pri tiu demando (ili volis revizii la verdikton de Versajlo), koliziis kun kontraŭreviziistoj konsentintaj kun la trovoj de la venkintoj. Sennombraj publikaĵoj kaj dokumentoj fariĝis haveblaj por pruvi la senkulpon de Germanio kaj la kulpon de aliaj.

Interpretado

Dum la intermilita periodo similaj opinioj influis novan interpretadon, plu emfazante la senkulpon de Germanio kiel kaŭzinto de la milito, kaj anstataŭe identigante la malsukceson de la alianciĝa sistemo antaŭ 1914. Tiu interkonsentita opinio daŭris tra la dua mondomilito kaj poste.

La plej granda kontesto al tiu interpretado estis jam vaste konata en Germanio ekde la 1960aj jaroj. La historiisto Fritz Fischer publikigis tute surprize novan tezon, kiu minacis renversi la interkonsenton pri la veraj kaŭzoj de la milito.

Naciismo

Germanio, Fischer argumentis, ja havis la plej grandan parton de la respondecoj pri la eksplodo de la milito. Aldone, la gvidantoj de Germanio intence komencis la militon kun la celo adopti viglan internacian politikon mirege similan al la naciismo de Hitlero en 1939.

En la lastaj jaroj la opinio de Fischer siavice ankaŭ estis reviziata. Historiistoj revenis al la argumentoj de la intermilitaj jaroj. Nun la fokuso estis la rolo de Rusio kaj Francio en la komenco de la milito kaj la demando, ĉu la brita registaro vere estis faranta ĉion eblan por eviti la militon en 1914. Oni ankaŭ malemfazis la rolojn de Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.

Post 100 jaroj da debatoj ĉiuj imageblaj interpretoj de la kaŭzoj de la milito ŝajne estas pluesploritaj, reviziitaj kaj forigitaj. Ĉi tiu polemiko daŭros almenaŭ pliajn 100 jarojn.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

En Palermo subtere

Vi ŝatas someran vojaĝadon al Mediteraneo, sed – ne tute malprave – iom enuis pri la kutimaj suno, maro kaj precipe varmego, neniam tiel sufoka kiel en la lastaj jaroj ... Ne estas problemo. Jen originala, ombra, vere friska loko por viziti somersezone en suda Italio. Oni surpriziĝos pro la beleco de la subteraĵoj de Palermo. La ĉefurbo de la regiono Sicilio, jam konata danke al siaj naturaj, historiaj, artaj kaj gastronomiaj allogaĵoj, fakte staras super la realaĵo – same rava, sed ial ofte neglektata de la gvidlibroj pri Italio.

Inĝenierio

Unue, alveninte al Palermo, oni havigu al si – ĉe unu el la pluraj lokaj vendejoj – gumajn botojn, kaskon speleologan, torĉon, gantojn. Tiel oni povas komenci esplori la t.n. Qanat-ojn: temas pri akvokondukiloj, konstruitaj inter la jaroj 800 kaj 1200 post Kristo, inter la araba kaj normana okupadoj. Nur du el ili estas nun alireblaj, sed vere valoras vizito, inkluzive de promeno tra la akvo, al tiu verko de progresinta hidraŭlika inĝenierio. Qanat-oj estas vasta reto de galerioj, kiuj havas la apartan karakterizon ekspluati la deklivecon de la grundo kaj de la rokoj, kaj trairi ankaŭ la akvoriĉajn stratumojn. Tiumaniere la akvo sukcesas alveni al urbaj fontanoj, publikaj banejoj, fiŝbasenoj kaj ĝardenoj. Pasintece, kiam ajn siroko blovis (kutima fakto en Palermo), la Qanat-oj estis uzataj kiel ventoliloj, kiuj nature kaj efike malvarmigis la aeron.

Mumiigo

Alia interesaĵo en la lokaj subteraĵoj estas la rifuĝejoj, utiligataj dum la dua mondmilito. Ili troviĝas ĉefe sub monaĥejoj, el kiuj la plej famaj nomiĝas itallingve della Misericordia kaj dell'Assunta. Ŝatataj de turistoj estas ankaŭ la katakomboj, precipe tiuj de la kapucenoj el la 16a jarcento, situantaj en la kvartalo Cuba. Ili konservas pli ol 2 000 mumiojn, en diversaj pozicioj kaj en bona stato de konserviĝo. Ĝuste pro tio ĉi tiun lokon vizitas sciencistoj, kiuj intencas malkovri la sekretojn de mumiigo.

Jen kelkaj itineroj por alternative esplori tiun italan kaj eŭropan urbon, ĉiam pli moderniĝantan.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vivi en mondo surogata

„En mia supo estas mortaj bestoj!” Jen la krio de germana mezlernejano, vespermanĝanta en aŭstra skiterena junulargastejo, kie loĝis 100 skiadlernemuloj el la germana senneĝa provinca urbo Kaiserslautern.

Ĉu temis pri ŝerco? Tute ne. Post esplorado de la instruistoj, kiuj ja trovis ensupan larvon, sed nur unu, la grupanoj ekscitiĝe kondutis, flarante skandalon. Kelkaj laŭdire, sed ne vere, vomis.

Ili suspektis malhigienon, riproĉis la mastron, ke li ne tuj-tuj forigis ĉiujn supujojn de ĉiuj tabloj, kunsidis kaj decidis prefere ne atendi aliajn manĝaĵojn, sed fini la restadon kune kun la intencita skiadkurso.

Troa reago

Pli sobre kaj sen pluaj larvoatakoj, cetere ankaŭ sen iaj malsanigaj problemoj, la grupanoj hejmen revenis, seniginte sin de la neĝaj plezuroj pro troega reago.

Nun la aŭstraj sanitaraj aŭtoritatuloj kaj la rejnland-palatinata klerigada ministrejo okupas sin pri la afero. Ĝin kaŭzis eble pakaĵo da nudeloj, valida ĝis 2015, kun malsata larvo, perdinta la vivon en bolanta akvo apud samformaj kaj samkoloraj nudeloj.

Tamen vere kaŭzis la problemon parte mis- aŭ mal-klerigitaj infanoj kaj parte timemaj kaj same malprudentaj instruistoj. Sed tiuj partoj, kun la decida instanco de la lernejo, formis la opinian majoritaton.

Besta regno

Larvoj en manĝaĵoj: ĉu danĝera, abomena, malinda afero en la 21a jarcento? Ĉiu, kiu ankoraŭ mem kuiras, konas larvojn en la krudmaterialoj. Oni ja ne nepre manĝas ilin, sed eliminas unuopulojn aŭ forĵetas fojfoje plene akaparitan pakaĵon. Fino. Dum la tuta homa evoluo oni devis vivi kun kunmanĝantoj el la besta regno. Kaj oni sciis, ke ili ĝenerale ne estas venenaj.

Sed nungeneracianoj ja lernegas pri „ekologia” nutrado. En lernejoj oni ilin eĉ nutras (senkoste kaj ofte kontraŭ la proprafamilia malsaniga kutimo) per tagmezaj sanaj naturaĵoj. Tamen evidente oni familie kaj lerneje tute ne kapablas peri koheran naturkomprenon.

Tiuj infanoj, kiuj pro ensupa larvo devigis sin tuj fini sopiritan skiinstruiĝon, vivas en surogata mondo. Ili pretendas, ke ĉirkaŭe ĉio aperu en pure cifereca stato, virtuale, brile, sen lezoj aŭ spuroj fare de la natura vivo.

Laktuko kun heliko

Ke jam gepatroj kaj instruistoj kondutas same degenerinte, estas alia afero. Iliaj prauloj estis feliĉaj ricevi pomon kun vermo, ĉerizon kun larvo, laktukon kun heliko.

Necesas ankoraŭ instrui, ke estontece la homaro devas anstataŭigi la terodetruan bredadon de grandaj bestoj per, ekzemple, kultivado de larvoj.

Sed kiu edukos junulojn laŭ tia etiko, se nuntempe eĉ „kleraj” instruistoj ne kapablas rezisti timegon pro besteto en telero? Cetere, la lernejo nun postulas de la mastro de la junulargastejo kompenson je 20 000 eŭroj – ne agnoskante la propran histerian konduton pro unu larvo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Iam kompletigaj, kelkfoje malsanigaj

En landoj de la tuta mondo ne mankas nuntempe homoj, kiuj emas pro preventaj kialoj engluti ĉiutage pilolojn da vitaminoj kaj mineraloj (interalie magnezio, zinko, fero): kelkaj opinias, spite al la skeptikeco de pluraj medicinistoj, ke ilia sano per tiaj sintezitaj suplementoj, vendataj ankaŭ en superbazaroj, estos plifortigata. Iuloke fariĝis kvazaŭa modo, anstataŭ elekti inter la naturaj nutraĵoj je propra dispono (kion, krom kuracistoj, la prudento mem sugestas), plenŝtopiĝi per tablojdoj de vitamino E kun seleno. Oni supozas, ke tiu kombinaĵo malhelpas la aperon de kelkaj formoj de kancero. Ilian efikon do priesploris ekde 2001, dum pli ol dek jaroj, usonaj sciencistoj, kiuj analizis kadre de granda esplorado pli ol 30 000 homojn. La rezultoj estis publikigitaj en la fidinda Journal of the National Cancer Institute (Revuo de la Tutlanda Prikancera Instituto).

Kancero

Surbaze de la kolektitaj donitaĵoj, oni surprize trovis, ke la menciitaj piloloj ne nur estas tute senutilaj por la homa sano, sed, tiom pli maltrankvilige, ili konsiderinde (je 17 procentoj) ja plialtigis la riskon de prostata kancero, riskon jam nature kreskantan inter maljunaj viroj. La fakuloj malkovris, ke ekzistas ĉi-rilate danĝera interagado inter seleno kaj vitamino E. Se la kvanto de seleno (kiu estas malsama de persono al persono) en la korpo estas malalta antaŭ la komenco de la diet-suplementa terapio, la interagado en si mem ne havas gravajn efikojn. Tamen, se iu havas nature grandan kvanton de seleno en sia korpo (la selena nivelo konstateblas facile ĉe la ungoj) kaj aldone enkondukas multe pli da seleno kaj/aŭ vitamino E ol rekomendite, tiam la risko pri prostata kancero povas altiĝi je eĉ 63 procentoj.

Deklaro

Signifoplena estas la deklaro farita de la ĉefa gvidanto de la esploro, d-ro Alan Kristal, el la Fred Hutchinson Cancer Research Center (Prikancera Esplorcentro Fred Hutchinson), kiu situas en la usona urbo Seattle. Tiu fakte rekte deklaris: „Viroj, kiuj uzas tiaspecajn trudaĵojn, tuj ĉesu”.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malriĉeco: kulpas ne la ŝtato sed la hejmo

Ekzistas en Germanio tri milionoj da infanoj vivantaj sub la limo de malriĉeco. Krome, en la lastaj 30 jaroj, „nenio okazis por infanoj”. Tiel opinias la prezidanto de la Germana Infanprotekta Ligo.

Kiel solvon li postulis garantiojn pri baza financa sekureco de idoj kaj gepatroj, pri plena aparteno al la eduka kaj socia sistemoj kaj aparte pri politika voĉdono ligata al la nombro de infanoj. Laŭ la lasta punkto patrino kun kvar infanoj havu kvin plenvalidajn voĉojn.

Lin subtenis enketo, laŭ kiu 70 % de la germanoj kredas, ke oni ne agas sufiĉe kontraŭ infana paŭperismo. Simila nombro pretas pagi pli da impostoj favore al malriĉaj infanoj.

Politikistoj

Reage al tia alarmkrio, homoj elkreskintaj post la dua mondomilito mirigite demandas sin, kie ili vivas. Multaj nuntempaj politikistoj, instruistoj, funkciuloj ktp devenas de postmilite malriĉaj familioj, dotitaj de granda idaro kaj sen aŭto, telefono aŭ televidilo.

Ili pluuzis jam uzitajn vestaĵojn, modeste manĝis, kaj vivis sur malmultaj kvadratmetroj sen propraj ĉambroj. Ili ricevis malmultan poŝmonon, longdistance piediris al lernejoj. Ili pagis lernejan monon en superaj institucioj. Tiuj infanoj estis malriĉaj.

Sed ne konante la nocion „infana paŭperismo”, ili tamen ricevis kontentigan instruadon kaj, sen psikologaj kaj sociaj helpantoj, atingis pli altan socian ŝtupon ol la gepatroj.

Pretendoj

Kontraste, post du generacioj, ĉu vere la nuna situacio de almenaŭ 20 % de la 15 milionoj da personoj sub 20 jaroj estas mizera, kaj ĉu vere „nenio okazis” por ili? Efektive malriĉecon difinas pretendoj pri la vivostilo kaj statistikaj nombroj. Ekzistas aliaj nombroj kaj aliaj statistikoj, kiuj almenaŭ relativigas la asertojn.

Germanio disponas pri 156 familiopolitikaj institucioj (praktike subvencioj) kun sume 200 miliardoj da eŭroj. Estas neeble mallonge detali ilin, kaj konstante ili pliiĝas, monsumoj altiĝas. Iom resume, la impostpagantoj liveras al la familioj infansubvencion, aldonajn monajn subtenojn, gepatran subvencion, impostan redukton, rajtojn pri gepatra libertempo plus salajra plupago, pri senkosta infanvarteja loko post la unua vivojaro.

Cetere, la ŝtato subvencias ĉiun tian lokon per 10 000 eŭroj jare. Ekzistas konsultejoj pri diversaj problemoj. Senpagaj estas la lernejoj kaj la studado. Finance grave efikas la senkosta aparteno de la infanoj (kaj de nelaboranta patrino/patro) al la sanservo. Jen nur eta parto de la listo.

Generacioj

La funkciulaj alarmvokantoj ĝenerale nur priplendas monan malriĉecon. Tio sendube povas ekzisti. Sed la problemoj ne estas tiom amasaj kaj infanoj kun malmulta mono ne nepre devas vivi mizere, kiel pruvis antaŭaj generacioj.

Vere kompatindaj estas infanoj, kies gepatroj vivas malpace, kiuj hejme ne spertas amon, edukon, instruadon; infanoj, kiuj ne konas sian devenon, ne vidas indajn celojn en la vivo.

Ankaŭ tiuj, kies rilatoj konsistas el „sociaj retoj”, kies aspiro estas la brila ŝajno de la varbindustriaj promesoj, kiuj devas iri vojon en kruela, malmorala, perforta direkto.

Plej ofte tiuj kazoj ne fontas en la anonima senkora „socio”, sed en la hejma ĉirkaŭaĵo. Neniu kaj nenio vere kapablas kuraci ties mensajn dispoziciojn. Eĉ ne mono.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pioniro de sendrata teĥnologio

La komenco de ricevado kaj elsendado de telegrafaj mesaĝoj estas ligita al la nomoj de la italo Guglielmo Marconi [guljelmo markoni] kaj de la ruso Aleksander Popov. Ne multaj scias, ke al tiuj nomoj apartenas ankaŭ tiu de la slovaka inventisto Jozef Murgaš [murgaŝ].

Murgaš kiel la unua en la mondo praktikis sendratan elsendon de homa voĉo jam en 1905. Lia klopodado pri elektrotekniko alportis al li sukceson kaj internacian agnoskon.

Murgaš, pastro, pentristo kaj amatora elektroteknikisto, naskiĝis antaŭ 150 jaroj, la 17an de februaro 1864, en la slovaka montvilaĝeto Tajov, ĉirkaŭ 150 km norde de la ĉefurbo Bratislavo.

Kalumnioj

Kiel pastro li studis pentrarton en Budapeŝto kaj poste en Munkeno. Pro kalumnioj kaj insultoj deflanke de superaj hungaraj ekleziaj organoj li decidis elmigri al Usono.

Kiel 32-jara romkatolika pastro li alvenis al la minista vilaĝo Wilkes Barre, kie vivis proksimume 65 slovakaj familioj. Li zorgis pri slovakaj enmigrintoj, establis lernejon, bibliotekon, gimnastikejon, konstruis lud- kaj ban-ejojn, kaj komencis pli profunde interesi sin pri elektrotekniko en malgranda teknika laboratorio.

Patentoj

En 1904 la federacia patentoficejo en Vaŝingtono agnoskis al Murgaš du patentojn. La unua estas konata kiel „aparato por sendrata telegrafo” kaj la dua kiel „metodo de transmisio de informaĵoj per sendrata telegrafo”.

La sukceso de liaj inventaĵoj estis grandega. La 26a prezidanto de Usono, Theodore Roosevelt, vizitis lian laboratorion en Wilkes Barre en 1905 kaj promesis al li financan registaran subtenon.

Post la vizito de la prezidanto sekvis aliaj patentoj: i.a. ondometro (1907), elektra transformatoro (1907), aparato por produkti elektromagnetajn ondojn (1908), sendrata telegrafo (1909) kaj aparato por produkti elektrajn oscilojn (1911).

Mondomilito

Dum la unua mondomilito estis malpermesataj en Usono privataj radiotelegrafaj stacioj. Pro tio Murgaš decidis dediĉi sin denove al pentrarto. Li estis konata ankaŭ kiel pasia kolektanto de mineraloj, fungoj kaj kreskaĵoj. Krome li havis unikan kolekton de insektoj, ĉirkaŭ 9000 ekzempleroj.

Kiel prezidanto de la Slovaka Nacia Konsilio en Usono li organizis subskribojn por subteni la kreadon de la Ĉeĥoslovaka Respubliko. En 1918 li kunsubskribas la Pitsburgan Konsenton, laŭ kiu reprezentantoj de ĉeĥoj kaj slovakoj konsentis fondi komunan ĉeĥoslovakan ŝtaton post la disfalo de Aŭstrio-Hungario.

Diplomo

En 1920 Murgaš, jam konata kiel usona inventisto, decidis reveni hejmen kaj instrui elektroteknikon. La tiamaj ĉeĥoslovakaj lernejaj instancoj rifuzis lian proponon, ĉar li ne posedis oficialan diplomon de profesoro de elektrotekniko. Vundite, li amare revenis al Usono, kie li mortis en 1929.

En lia slovaka naskiĝa vilaĝeto estas kreita memorĉambro, kie vizitantoj povas trovi originalajn bildojn, maketojn pri la inventaĵoj kaj diversajn dokumentojn kaj skribaĵojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Publika sekreto

Ĉu lernantoj en Aŭstrio bonorde lernas? Ĉu instruistoj diligente instruas laŭ studplanoj? Tion la ministerio pri edukado volis scii. Ĝi do okazigis testojn por 400 000 lernantoj en la fakoj germana kaj angla lingvoj kaj matematiko.

La testado okazis anonime, sen indiko de la nomo de la lernanto kaj de la instruisto. Respondecis aŭstra firmao informadika, kiu pro pli malaltaj kostoj kunlaboris kun subfirmao en Rumanio.

Atako

Sed ho ve! En februaro 2014 aperis en la reto la testrezultoj de la 400 000 lernantoj kaj eĉ la retadresoj de pli ol 30 000 instruistoj. Ĝis nun oni ne trovis la kialon de tiu „daten-liko”. Verŝajne temis pri celtrafa atako de retpiratoj.

Ĝojis la klasoj kaj instruistoj bonrezultaj. Honte silentis la aliaj. Provizore la ministrino pri edukado haltigis ĉian testadon.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Marŝi kun mortontoj

Antaŭ cent jaroj eksplodis la unua mondomilito (1914-1918). Tiam unu el la militaj pentristoj estis la aŭstro-tirolano Albin Egger-Lienz. En marto malfermiĝis en Vieno ekspozicio de liaj pentraĵoj.

Jam en 1909 Egger-Lienz pentris Der Totentanz von Anno Neun (La marŝo de la mortontoj de 1809) okaze de la centjariĝo de la liberiga milito de la tirolanoj kontraŭ Bavario.

Laŭ Agnes Husslein-Arco, la direktorino de la muzeo Belvedero (www.belvedere.at/de), kie okazas la ekspozicio, tiu bildo en ses versioj iĝis poste unu el liaj plej gravaj verkoj kaj ikono de la unua mondomilito.

Por Egger-Lienz mem tiu pentraĵo estis ne kontraŭmilita, sed esprimo de homoj, kiuj rezignacie transprenas sian sorton kaj pereon.

La ekspozicio „Egger-Lienz kaj la Milito” estas vizitebla ĝis la 9a de junio 2014.

Biografio de Albin Egger-Lienz:

1868-01-29: Naskiĝis en Stribach apud Lienz en orienta Tirolo kiel eksteredzeca filo de Maria Trojer kaj Georg Egger.

1881: Subtenis lin la pentristo Hugo Engl, amiko de la patro.

1884-1893: Studis ĉe la Munkena Akademio por Figura Arto. Konatiĝis kun Franz Defregger, kiu influegis lin.

1891: Unua publika ekspozicio de liaj verkoj en Munkena Vitra Palaco. Ekde nun Albin uzis la nomon Egger-Lienz.

1893 ĝis 1899: Laboris kiel libera pentristo en Munkeno kaj orienta Tirolo. Edziĝis kaj translokiĝis al Vieno.

1900: Ricevis bronzan medalon ĉe la Monda Ekspozicio en Parizo pro sia pentraĵo Feldsieger (Venkinto sur la batalkampo).

1901: Ricevis la Grandan Oran Ŝtatan Medalon pro la pentraĵo Das Kreuz (La kruco).

1902 ĝis 1905: Instruis private en sia ateliero kaj fondis privatan pentrado-lernejon por virinoj.

1906: Ricevis ŝtatan komision por la unua versio de Der Totentanz von Anno Neun (La marŝo de la mortontoj de 1809).

1910: Malsukcesis pro interveno de la tronheredonto Franz Ferdinand fariĝi profesoro en la Akademio por Figura Arto en Vieno.

1911: Forlasis Vienon kaj ekloĝis en Hall en Tirolo.

1912: Iĝis profesoro en la Akademio por Figura Arto en Weimar, Germanio. En Dresden, Germanio, oni montris 12 el liaj verkoj en la ekspozicio Monumenta-Dekoracia Pentroarto. Rilate al tiu Egger-Lienz publikigis polemikan traktaĵon, kies sekvo estis la Hodler-disputo. La pentristo Ferdinand Hodler estis la patro de Hector Hodler, fondinto de Universala Esperanto-Asocio. En siaj Marignano-freskoj Hodler montris ne la heroecon de la milito, sed ties realismon kaj detruemon.

1913: Rezignis pri la profesora posteno en Weimar. Translokiĝis al Sankt Justina ĉe Bozen en suda Tirolo. Tie li gvidis en Klausen privatan artan lernejon, kie kunlaboris 12 el liaj lernantoj el Weimar.

1914: Komenciĝis la unua mondomilito. Tria versio de Totentanz.

1915: Iĝis soldato, poste milita pentristo. Kvara versio de Totentanz.

1920 ĝis 1921: Kvina kaj sesa versioj de Totentanz.

1923-1925: Pentris freskojn en la Memoriga Kapelo por Soldatoj en Lienz. Pro la grafika prezento de la releviĝinta Jesuo la eklezio malpermesis mesojn en la kapelo.

1926-11-04: Mortis 58-jara en Sankt Justina.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimata ŝanĝiĝo kaj konfliktoj: kia interrilato?

La tergloba klimata aliiĝo superregos la tutan 21an jarcenton. Depost la antaŭindustriiĝa tempo la temperaturo ja altiĝis kaj eble jam estas tro malfrue por eviti la aldonon de pliaj 2 gradoj celsiaj, kio portus la mondon al nivelo rigardata kiel „danĝera”.

Varmiĝo

Kvankam la preciza evoluo de varmiĝo dependos de politikaj, ekonomiaj kaj sociaj faktoroj, estas evidente, ke la rezultonta aliiĝo de la klimato prezentos kaj rektajn kaj nerektajn konsekvencojn, kreante novan medion. La efikoj de la klimata ŝanĝiĝo inkluzivas leviĝon de la mar-niveloj kaj delokiĝojn de loĝantaroj el unu regiono al alia. Al tio oni povas aldoni plioftiĝon de ekstremaj veteraj fenomenoj, kiel senpluveco kaj inundoj, perturbadon de akvaj rimedoj kaj ekologiaj sistemoj, spontanajn furiozajn brulegojn en sovaĝaj areoj, ekaperon de gravaj malsanoj, paralele al malpliiĝo de kultivaĵoj kaj malabundiĝo de nutraĵoj.

Pluraj el tiuj problemoj estas interdependaj: ekzemple kaj troo kaj maltroo da akvo damaĝas agrikulturon, nesufiĉa nutriĝo pliprobabligas epidemiojn kaj kronikajn malsanojn, ktp. La mondo jam komencis sperti la unuajn sekvojn de aliiĝanta klimato.

En 1992, en konferenco pri klimat-ŝanĝiĝo organizita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en la brazila urbo Rio de Janeiro, estis prezentita unuafoje al landaj reprezentantoj la ideo pri necesa ekvilibrigo de la ellaso de gasoj en la atmosferon, kun speciala averto precipe pri la kreskantaj niveloj de karbona dioksido rezulte de homa aktiveco kaj ĝia influo sur la planeda klimato.

Minacoj

La minacoj estigataj de la klimata ŝanĝiĝo inkluzivas disputojn pri teritoriaj landlimoj kaj nelaste konfliktojn pri la uzado de naturaj rimedoj. Ĉar la marnivelo altiĝas, la marbordo mem modifiĝas, tiel ke insuloj situantaj je malaltaj niveloj malaperas, ofte kaŭzante disputojn rilate al iaj teritoriaj postuloj. La maldensiĝo kaj la ŝrumpiĝo de la somera glacitavolo en la arkta regiono malkaŝas grandegajn ekspluateblojn, kiuj koncernas nafton kaj gason antaŭe ne ekspluateblajn en tiu regiono. La sama fenomeno ebligos la malfermon de novaj ŝipvojoj. Tio kondukos al ŝanĝoj en la geostrategia kaj geoekonomia ekvilibro.

La haveblo de dolĉa akvo kaj de nutraĵoj, la distribuo de portantoj de patogenaj malsanoj, la stabileco de tutaj komunumoj: ĉio ĉi kuŝas sub la potenciala influo de klimat-ŝanĝo. Ĝi povas ankaŭ kontribui al la pliseverigo de riskoj por la homa sekureco kaj rekte aŭ malrekte instigi al politika aŭ perforta konflikto en malfortaj aŭ misfunkciantaj ŝtatoj. Tio signifas, ke tiaj minacoj al la internacia stabileco venantaj de tiuj ŝtatoj riskos pliintensigi transnaciajn organizitan krimon, terorismon, migradon, kaj ke la ŝtatoj devos rekonsideri sian internacian politikon kaj la sekurecajn koncernojn kaŭzatajn de la tutmonda varmiĝo.

Klimata transformiĝo funkcios kiel „multiplikilo” aŭ „akcelilo” de minacoj koncerne al konfliktoj kaj nestabileco. La klimata aliiĝo jam havas rektan influon sur la produktadon de nutraĵoj kaj sur la prez-kontrolon, kaj nun, kiel vidite, povas influi ankaŭ la homan sekurecon en diversaj manieroj.

Inter 2000 kaj 2004 preskaŭ 5 % de la loĝantaro en evoluantaj landoj estis tuŝitaj de klimataj katastrofoj kontraŭ malpli ol 1 % en la evoluintaj, sekve de geografia fokuso de la minaco kaj de pli granda varieco aŭ fleksebleco de rimedoj, kompreneble ligita al riĉeco.

Konfliktoj

La ligiteco inter klimata aliiĝo kaj konflikto estas pridiskutata. Kelkaj empiriaj esploroj montras fortan ligon, dum aliaj montras kompletan malrilaton aŭ pure sugestas, ke historie la problemo koncernas malvarmiĝon, ne varmiĝon. Pro tiuj necertecoj estas malfacile prognozi klimatan evoluon en tia maniero, ke la rezultoj estos utilaj por politikaj programoj.

La risko pri interŝtataj konfliktoj rezultantaj de ĉiam pli malabundaj akvaj rimedoj estas eta aŭ neekzistanta, kaj fakte la administrado de translimaj rimedoj estas tereno, kie antagonismaj landoj emas al kunlaborado. Konfliktoj surbaze de naturmediaj faktoroj okazas precipe ene de la ŝtatoj mem, kaj, kiam ili transiras la ŝtatajn landlimojn, ili emas fariĝi subnaciaj anstataŭ klasikaj interŝtataj konfliktoj.

Konklude, ŝanĝiĝanta klimato povas havi rimarkindan geopolitikan signifon ĉirkaŭ la mondo, kondukante al malriĉeco, naturmedia degenerado kaj kroma malfortiĝo de jam politike malfortiĝantaj registaroj. Klimata ŝanĝiĝo kontribuos al malabundo de nutraĵoj kaj al manko de dolĉa akvo, pliintensigante la disvastigon de malsanoj kaj instigante al amas-migrado. Dum aliiĝanta klimato per si mem kaŭzas neniun konflikton, ĝi tamen povos agi kiel multobliga faktoro de malekvilibroj aŭ konfliktoj, lasante la respondecon de reago al civilaj kaj militaj institucioj okaze de gravaj veter-fenomenoj postulantaj homajn defendon kaj asistadon.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭskultu simfonion, aŭskultu la universon

La informoj, kiujn ni de tempo al tempo ricevas rilate al astronomio kaj al kosmaj esploroj, estas fojfoje kapturnaj pro la grandaj distancoj, kiujn la menciitaj fakoj traktas. La kreemo de la sciencistoj, kiuj okupiĝas pri nia universo, povas esti tamen same (se ne pli) kapturna!

Ĉi-foje esploristo produktis ion vere nekutiman, eksterordinaran. Temas pri la itala fizikisto kaj – en la malmulta libertempo – muzikisto Domenico Vicinanza [doméniko viĉinanca], kiu laboras ĉe la esplora centro Géant de Cambridge (Britio) kaj kies familinomo ironie signifas „proksimeco”-n en lia gepatra lingvo, la itala.

Sondiloj

La 37-jaraĝa sciencisto konceptis la ideon produkti muzikon surbaze de la realaj donitaĵoj, kiuj alvenas al nia planedo el plej malproksimaj meandroj de la kosmo. Kiel? Danke al la perado de la sondiloj Voyager I kaj Voyager II. Ĉi-lastaj, lanĉitaj en la kosmon kun esploraj celoj en 1977, antaŭ kvardeko da jaroj, jam „emeritiĝis” (se tiel diri), sed daŭrigas sian kuron en la kosmo miliardojn da kilometroj for de la tero. Por ŝparigi al ili energion, oni malaktivigis la plimulton de iliaj instrumentoj, kiel fotoaparatoj kaj kameraoj. La troviloj de kosmaj korpuskloj male plufunkcias kaj pere de plutoniaj baterioj ili eltenos dum ankoraŭ 20 jaroj.

Spite al la tempo pasinta kaj al la distanco trairita, ili do ne ĉesis sendadi al la tero la signalojn plurspecajn kaptatajn. Estas rimarkinde, ke la sondiloj ne estas proksimaj unu al la alia: la unua jam eliris el la suna sistemo (ĝi nun distancas de la tero je 18 miliardoj da kilometroj), tiel ke ĝiaj donitaĵoj, kvankam vojaĝante je la luma rapido, bezonas proksimume 17 horojn por atingi la teron. La dua troviĝas male ankoraŭ ene de la sunsistemo, je distanco de 22 milionoj da kilometroj de sia ĝemelo.

Dueto

D-ro „Proksimeco” do kolektis la „malproksimecajn” signalojn samtempe senditajn de la du sondiloj laŭlonge de sia vojaĝo. Li poste konvertis ĉiun el ili en apartan sonan signalon. Kompreneble la sono mem ne trairis materiale la kosmon, sed per komputila programo la menciita fakulo sukcesis transskribi tiujn samajn signalojn, sen modifi aŭ aldoni ion, kiel la itala ŝatanto de fiziko kaj muziko fiere rimarkigas. Li fine transformis la tre longan serion da kolektitaj sonoj en veran muzik-komponaĵon por piano kaj arĉmuzikiloj. Temas pri bela dueto, en kiu eblas distingi du malsamajn melodiojn, kiuj tre bele kongruas, danke al tio, ke la signaloj estis senditaj de la sondiloj en la sama momento.

Estas neeble ne trovi mirindan harmonion en tiu alloga muziko, ekskluzive por ni ludita de planedoj, steloj kaj stelfiguroj, kiuj ŝajne tiom silente brilas en la firmamento. Por aŭskulti ilian voĉon, la dolĉan voĉon de nia universo, oni vizitu la retejon soundcloud.com/geant-sounds/sonification-of-voyager-1. Alia komponaĵo (Voyager I eliranta el la suna sistemo) aŭskulteblas ĉi tie: soundcloud.com/geant-sounds/voyager1-exiting-the-solar. En la retejo soundcloud.com/geant-sounds haveblas aldonaj tiaj komponaĵoj, surbaze de plurspecaj sciencaj donitaĵoj.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonaj perspektivoj por 2014

Laŭ la lasta kvaronjara raporto de UNIDO, la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado, la monda industria produktado kreskis je 3,3 % en la lasta kvarono de 2013. Estis kresko en ĉiuj industrilandoj de orienta Azio, Eŭropo kaj norda Ameriko – indiko pri vasta bazo de perspektivoj por kresko dum 2014. Ankaŭ multaj evolulandaj ekonomioj, havantaj malaltan kreskon, kiu sekvis jarojn de ekonomia krizo, devos ricevi profiton pro la refortiĝo de la industrilandoj.

Dum la lasta kvarono de 2013 la industria produktado en orienta Azio kreskis je 4 %, en Eŭropo je 1,5 % kaj en norda Ameriko je 2,9 %. Ĝi kreskis en la plej grandaj eŭropaj landoj, inkluzive de Francio, Germanio, Italio kaj Britio. Ekster Eŭropo ĝi kreskis en Japanio je 4,7 %, Malajzio je 4,7 % kaj en Usono je 3 %.

La nuna kresko koncernas la plialtigitan kreskon de konsumaj elspezoj ĉe la varoj kun longdaŭra uzo. La produktado de aŭtoj pligrandiĝis je 8,2 % en Francio, je 6,2 % en Italio kaj je 13,2 % en Britio. Simile alta kresko en la aŭta sektoro estis observata en Japanio kaj Usono. Pliiĝon oni registris ankaŭ en la produktado de ekipaĵoj por ĝenerala uzo, elektronikaj aparatoj kaj elektronikaj varoj por hejma uzo.

Pro la fakto, ke al la industrilandoj rilatas preskaŭ du trionoj de la monda aldonvaloro en la industria produktado, la refortiĝo de tiuj landoj grave influas la perspektivojn pri kresko de la monda produktado en la venontaj jaroj.

Profito el industrilandoj

Inter la evoluantaj kaj novaperantaj industrilandaj ekonomioj, la volumeno de la industria produktado en Ĉinio kreskis je preskaŭ 10 %, ĉefe je la konto de la enlanda postulo. Kontraste al tio la kresko en aliaj evoluantaj ekonomioj reduktiĝis je 1 % en la lasta kvarono de 2013.

La malalta kresko de la industria produktado en aliaj evolulandoj estas kaŭzita de eksteraj faktoroj kiel malpliiĝo de la kapitala alfluo kaj internaj faktoroj kiel la plialtiĝo de la produktadkostoj. Ĉar la refortiĝo de la industrilandoj estas en frua stadio, la influo al la kresko de produktado en la evolulandaj ekonomioj pere de pligrandiĝo de la investoj kaj vara komerco apenaŭ estos sentata en proksima estonteco.

La industria produktado en Barato reduktiĝis je 2% en la kvara kvarono de 2013 sekve de pliiĝo de la produktadkostoj pro la malfortiĝo de la rupio. La produktado malgrandiĝis en Argentino je 3,4%, en Indonezio je 0,8% kaj en Sauda Arabio je 2,5 %. Brazilo kaj Meksiko havis moderan kreskon, dum la produktado en Turkio kreskis je 4,9 %.

La evolulandaj ekonomioj de norda Afriko rapide profitis la refortiĝon de Eŭropo. La industria produktado kreskis je 4,3 % en Maroko kaj je 6,9 % en Tunizio. Tamen ĝi reduktiĝis en Egiptio je 2,6% pro la daŭranta politika malstabileco.

Ĝenerale oni prognozas, ke la pli bonaj perspektivoj pri kresko de la industria produktado pozitive influos la mondan industrion dum 2014.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Donaco-ekonomio: alia mondo eblas!

Pro la ekonomia krizo de la pasintaj jaroj, la grandskala trompado, fraŭdo kaj ekologia konsciiĝo, pli kaj pli da homoj serĉas alternativajn vivmanieron kaj ekonomion. Aŭ, pli ĝuste, „nekonomion”: vivi sen elspezi monon.

Unuaj iniciatoj

En la jaro 1982 la kanadano Michael Linton elpensis LETS: Local Exchange Trading System (Loka Interŝanĝa Sistemo). 1 La sistemo ne uzas monon, sed iuspecan krediton. Membroj akiras krediton donacante ion aŭ farante komplezon al alia membro, ekzemple tondi harojn, varti infanojn, instrui, ripari ion. Per la kredito ili povas peti komplezon de alia membro. La kredito ne estas mono, sed fakte funkcias same, kaj depende de la loko, la „valuto” havas alian nomon, kutime ligitan al la loko. 2 En Nederlando la unua grupo fondiĝis en 1992; Flandrio sekvis du jarojn poste kaj nun havas preskaŭ 40 grupojn.

Malavantaĝoj de la sistemo estas la fojfoje peniga aliĝoproceduro, la fakto, ke postulado kaj proponado ne ĉiam kongruas, kaj ke ne ĉiuj havas la samajn eblojn kontribui. La sistemo postulas aliĝkotizon kaj striktan librotenadon pri ĉiuj unuopaj komplezoj. Tiuj ĉi malavantaĝoj malhelpas la ĝeneraligon de la sistemo.

En Germanio, antaŭ jardeko, mi trovis libroŝrankon en iu strato, kie homoj rajtis libere preni kaj meti librojn. Ie-tie, homoj ankaŭ metis ankoraŭ uzeblajn aferojn (seĝojn, manĝilojn ktp) en interkonsentitaj lokoj, por ke aliaj prenu kaj uzu.

Antaŭ ses jaroj en Utrecht, Nederlando, estis fondita „donaco-vendejo”. Homoj rajtis libere veni kaj preni tion, kion ili bezonas, sen ajna valuto, kredito, librotenado kaj tute sen kontrolo. La iniciatintoj mem surpriziĝis pro la granda amaso da aferoj (vestaĵoj, libroj, manĝiloj, ...), kiujn homoj pretis donaci por tiu celo.

Donaco-placoj kaj -vendejoj

Estas malfacile ekscii, ĝuste kiam kaj en kiu urbo komenciĝis la donaco-placoj kaj -vendejoj. Eble tiu nova fenomeno aperis samtempe diversloke. Jen superrigardo pri la plej menciindaj iniciatoj.

Antaŭ kvin jaroj, komence de decembro, unuafoje okazis en Antverpeno endoma donacobazaro antaŭ Kristnasko, kiel alternativo kontraŭ la grandega, troigita komerco kaj la aĉetado de multe da donacoj, el kiuj multaj ofte ne estas vere utilaj kaj kelkfoje eĉ neplaĉaj. Ĉe enveno oni rajtis donaci uzeblajn aferojn, kaj oni ricevis du kuponojn por elekti aĵon el la bazaro por kunporti hejmen.

Ekde 2010 okazas en Bonaero la unua donaco-bazaro en Argentino, kiu intertempe okazadas ankaŭ en aliaj argentinaj urboj. La ideo estis la jena: plej multaj homoj havas aferojn en la domo, kiujn ili ne uzas. En la kelo aŭ subtegmentejo, sed ankaŭ en tirkestoj, sur ŝrankoj, sur librobretoj ktp kuŝas la plej diversaj objektoj. Iujn librojn oni eble legas plurfoje kaj nepre volas konservi, sed multajn aliajn librojn oni povos donaci, por ke alia persono legu ilin. Io, kio ne plu utilas al unu, povas ja feliĉigi alian personon. Tiumaniere la troaj aferoj ne plu kolektas polvon, sed servas al sia celo.

La 6an de februaro 2013 grekaj bienistoj senpage disdonis tunojn da fruktoj kaj legomoj sur la placo ĉe la ministrejo de agrikulturo en Ateno al 5000 homoj por protesti kontraŭ la altaj karburaĵoprezoj, kiuj troaltigas la transportkostojn kaj sekve la prezojn de la fruktoj kaj legomoj.

Oni mencias tion kiel inspiron por la publikaj donacoplacoj, kiuj nun pli kaj pli ofte okazas en Flandrio kaj sendube ankaŭ en aliaj landoj. En kaj ekster Antverpeno la donacobazaroj fariĝis vere furoraj. Plurfoje monate jam homoj venas eksteren sur diversajn placojn kaj en diversajn (kultur)centrojn por donaci siajn aferojn kaj por serĉi inter la proponataj varoj, eĉ meze de la vintro.

En Antverpeno malfermiĝis antaŭ nelonge ankaŭ du donacovendejoj, el kiuj unu estas por la publiko kaj la alia por homoj en finance malfacila situacio. Plie troviĝas ankoraŭ unu eksterdoma „donacoŝranko” – fakte pluraj ŝrankoj – sub tegmento ĉe ponto norde de la urbo. Tiuj ĉi iniciatoj estas politike sendependaj, sed ja devenas de homoj kun pli maldekstraj ideoj.

Interreto 2.0

Danke al la lastaj evoluoj en Interreto fariĝis pli facile trovi homojn kun la samaj ideoj. Dum antaŭe sendube ekzistis diskutgrupoj, en kiuj homoj povis peti kaj proponi librojn kaj aliajn aferojn, la ebloj ege multobliĝis pere de la nun furora retejo Facebook. En aprilo 2012 fondiĝis la grupo Freecycle Antwerp, kunfandiĝo de free (senpaga) kaj recycle (recikligado), kiu nun, eĉ ne du jarojn poste, havas jam 11 000 membrojn. Por kompari, la provinco Antverpeno havas 1 780 000 loĝantojn. Ni povus do konkludi, ke aliĝis 0,6 % de la loĝantoj de la provinco. Vere, la denseco de la membraro ĉirkaŭ la urbo Antverpeno estas la plej granda, tiel ke eblas aserti, ke jam ĝis 1 % de la familioj, kiuj loĝas en kaj apud Antverpeno, membras en la grupo.

La grupo fakte estas virtuala donaco-placo. Homoj proponas aferojn, kiujn ili ne plu volas, kaj anstataŭe ricevas pli da spaco en la domo kaj dankan vizaĝon de la ricevinto, foje ankaŭ surprizdonaceton. Aliaj membroj, kiuj serĉas iun specifan kolektaĵon, kiuj bezonas ekzemple televidilon, ĉar difektiĝis la malnova, kiuj ne havas la rimedojn aĉeti novajn vestaĵojn aŭ ludilojn por la infanoj, povas simple peti tion en la grupo. Kutime, por ne tro maloftaj demandoj, venas respondo ene de unu, maksimume kelkaj horoj, kaj ene de kelkaj tagoj la transdono okazas. Ĉio ĉi sen mono, sen aliĝproceduro, simple sufiĉas sendi aliĝpeton, la kutima maniero, laŭ kiu eblas aliĝi al ajna grupo de Facebook.

En pluraj aliaj regionoj en Flandrio fondiĝis loka Freecycle-grupo, kaj krome ekzistas similaj grupoj kun aliaj nomoj, kiel ekzemple „senpaga” aŭ „donacogrupo”. Per tiaj ŝlosilvortoj eblas serĉi similajn grupojn en ĉiu ajn regiono.

Intertempe fondiĝis ankaŭ la grupo Freecycle Foods Antwerp, por donaci (troajn) manĝaĵojn, alia grupo DoeDoe Antwerpen por trovi homojn, kiuj petas helpon pri iu praktika afero, kiel ripari biciklon, farbadon, solvi elektran problemon ktp.

Vivi tute sen mono

Laste menciindas ankoraŭ kelkaj personoj, kiuj fariĝis konataj, ĉar ili ekvivis tute sen mono. La germanino Heidemarie Schwermer volis vivi tutan jaron sen mono. Intertempe ŝi jam faras tion dum dek ses jaroj, ĉar ŝi ne volis reiri al sia antaŭa vivo. Manĝaĵojn ŝi ricevas interŝanĝe por taskoj kiel varti infanojn kaj purigi, vestaĵojn ŝi ricevas de geamikoj, kaj ĉion, kion ŝi ne povas kunporti en sia valizo, ŝi pludonacas.

En Britio la irlandano Mark Boyle vivas sen mono kaj fondis la retan Freeconomy-komunumon (Freeconomy = senpaga ekonomio). Li ĉefe vivas manĝante tion, kion li trovas en la naturo. Daniel Suelo en Usono ĉesis uzi monon en la jaro 2000 kaj vivas en kaverno. Aperis aŭtobiografio de li, sed li rifuzis ĉiun pagon kaj insistis, ke anstataŭe certa kvanto de ekzempleroj de lia libro estu donacataj senpage.

Vivi tute sen mono postulas tutan transformadon de la vivmaniero, sed pludoni nebezonatajn aferojn estas agado, kiun ĉiu ajn povus fari senprobleme. Doni kaj foje ankaŭ mem ricevi donacojn estas aventuro, kiu denove proksimigas la homojn, kiuj ofte vivas tre anonime en grandaj urboj. La kompenso: dankemo kaj gajaj vizaĝoj de niaj apuduloj.

Lode VANDE VELDE
1Jam aperis artikolo pri LETS en MONATO 1998/2, p. 12.
2 Handje estas „maneto”, inspirita de fama legendo pri giganto, kiu vivis en la urbo Antverpeno kaj kiu kutimis puni homojn, kiuj rifuzis pagi imposton, forhakante ilian manon.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu la angla ne devenas de la praangla?

Povas esti erara la disvastiĝinta opinio, ke la britoj prunteprenis vortojn kaj konceptojn de la norvegaj kaj danaj vikingoj kaj iliaj idoj. La realo estas, laŭ la norvego Jan Terje Faarlund el la Universitato de Oslo, alia: la lingvo nuntempe konata kiel „angla” kaj en ĉiuj kontinentoj disvastiĝinta estas mem skandinav-devena.

Eble oni ne scias, kiom facile estas por la norvegoj lerni la anglan. La kialo estas ne nur la ĝenerala simileco de la anglaj vortoj kun la respektivaj norvegaj. Estas io plia: la baza strukturo mem de la angla frape similas al tiu de la norvega, kaj tio estas fenomeno ekstreme malofta. Tial aron da eraroj, kiujn alilingvaj homoj regule faras, la norvegoj nature evitas pro la simileco, sendepende de la vorttrezoro, de la du gramatikoj mem. Do la angla, laŭ aserto de profesoro Faarlund, ja estas kroma skandinava lingvo, apud la norvega, la dana, la sveda, la islanda kaj la feroa: temas pri lingvo alivorte apartenanta al la nord-ĝermana lingvobranĉo.

Ĉi tiu ideo, unuafoje aperinta en norvega ĵurnalo antaŭ jarduo, estas tute nova kaj kontrastas kun tio, kion opinias aliaj esploristoj pri lingvistiko kaj la ĝenerala publiko, laŭ kiuj la angla estas rekta devenaĵo de la praangla. Ĉi-lasta, nomata ankaŭ anglosaksa, estas okcident-ĝermana lingvo, kiun la angloj kaj la saksoj kunportis el norda Germanio kaj suda Jutlando tiam, kiam ili ekloĝis sur la britaj insuloj, en la 5a jarcento.

Politika suvereneco

Laŭ Faarlund, la angla, kian ni konas hodiaŭ, estas tamen rekta ido ne de la praangla, sed de la lingvo parolata de la skandinavoj, kiuj ekloĝis sur la britaj insuloj multajn jarcentojn antaŭ la konkero de la lando fare de franc-parolantaj normanoj, kiu okazis en 1066. La norvega sciencisto atentigas, ke la praangla kaj la moderna angla estas verŝajne du tre disigitaj lingvoj. Kiel povas okazi tio? „Niaopinie, ĉar iam la praangla simple mortis. Anstataŭe transvivis la tiel nomata nordia, kvankam ĝi estis ia nordia forte influita de la praangla.”

La kunvivado inter angloj kaj skandinavoj grandparte estis malpacema. Ambaŭ batalis por gajni politikan suverenecon. La skandinav-devenaj idoj de la vikingoj ekhavis la superregon en la orientaj kaj nordaj partoj de la lando. La Dan-leĝujo (angle Dane-law [dejnlo], skandinave Danelag [dánelag]) troviĝis sub nordiaj estroj dum duona jarcento. Samkiel plej multaj koloniantoj, ankaŭ la nordi-parolantaj loĝantoj trovis neniun kialon por transpreni la lingvon de la lando, en kiun ili alvenis. „Aparte grava geografia argumento en nia esplorado estas, ke la areo East Midlands, kie la parolata lingvo estis evoluonta al la moderna angla, preskaŭ tute koincidas ekzakte kun la dense loĝata suda parto de Dan-leĝujo”, diras la norvega profesoro.

Dum la periodo, kiu sekvis la venon de la normanoj, la lingvo multe ŝanĝiĝis. La mizeraj kondiĉoj, en kiuj tiam vivis la popolo, kondukis al kompleta kunfandiĝo de la du grupoj ĝis tiam disigitaj, t.e. la parolantoj de la praangla kaj la parolantoj de la nordia lingvo. Kaj tio estigis la antaŭstadion de la moderna angla (konatan kiel mez-angla).

Ĉiutagaj objektoj

De la norvegidaj kaj danidaj loĝantoj de Dan-leĝujo la lingvo asimilis multajn vortojn. En la jena frazo, ekzemple, ĉiuj vortoj estas nordi-devenaj: „He took the knife and cut the steak” (= „Li prenis la tranĉilon kaj tranĉis la stekon”). En iu vario de la norvega oni havas „Han tok kniven og kutta steika”. Nur „he”, „the” kaj „and” originas el la praa angla. „Aparte interese estas, ke oni asimilis vortojn por ĉiutagaj objektoj, por kiuj la lingvo jam posedis vortojn. La normalo ja estas prunti vortojn pro la bezono nomi aĵojn kaj konceptojn novajn. En la angla tamen okazis laŭ iuj preskaŭ inverse: la ĉiutagaj vortoj estas ĉiuj nordiaj, kaj ili estas frape multaj”, sciigas la lingvosciencisto. Ekzemple: „bag”, „band”, „big”, „birth”, „both”, „bull”, „cake”, „call”, „cast”, „cross”, „die”, „dirt”, „dream”, „egg”, „flat”, „gain”, „gift”, „guest”, „hug”, „husband”, „kid”, „law”, „lift”, „loan”, „mistake”, „race”, „root”, „seat”, „sister”, „skill”, „skin”, „skirt”, „sky”, „steak”, „Thursday”, „trust”, „ugly”, „want”, „weak”, „window”, „wing”, „wrong” kaj multaj aliaj. La esploristoj opinias, ke la praangla jam havis 90 % el ĉi tiuj konceptoj en sia propra vort-stoko. La skandinava elemento tamen ne limiĝis al la vortprovizo, kio estas kutima, kiam lingvoj interkontaktiĝas: kvankam lingvo malfermas la pordon al amaso da novaj vortoj, ĝi tamen retenas sian propran gramatikon. Ĉi tio havas la valoron de kvazaŭ-universala leĝo. Aldone en Anglio estis transprenitaj elskandinave ankaŭ gramatikaj vortoj kaj morfemoj, t.e. la minimumaj abstraktaj lingveroj kun signifohava funkcio, kaj ili pluvivas en la hodiaŭa angla.

Sintakso kaj strukturo

Sed tio ne sufiĉas: profesoro Faarlund montras, ke la fraza konstruo en la mez-angla – kaj per tio ankaŭ en la moderna angla – estas skandinava kaj ne okcident-ĝermana. „Sintakson kaj strukturon oni ne facile pruntas de unu lingvo al la alia. Nun ofte okazas, ke en nacilingvoj oni utiligas unuopajn vortojn anglajn, kaj tio multajn afliktas. Tamen la vort-strukturo de la norvega neniel estas influita de la angla. Ĝi estas firma kaj neŝancelebla. La samo okazas pri la strukturo de la angla: ĝi estas praktike ne influita de la praa angla. En preskaŭ ĉiuj punktoj, en kiuj la angla sintakse diferencas de la aliaj okcident-ĝermanaj lingvoj (precipe la germana, nederlanda kaj frisa), ĝi havas la saman strukturon, kiel la skandinavaj lingvoj”. Jen kelkaj ekzemploj.

1) La angla kaj la skandinavaj lingvoj havas la rektan objekton post la verbo:

„Mi legis la libron”. Angle: „I have read the book”. Norvege: „Eg har lese boka”. La germana kaj la nederlanda (samkiel la praangla) havas male la verbon fine. Germane: „Ich habe das Buch gelesen”.

2) En la angla kaj la nord-ĝermanaj lingvoj prepozicio povas esti fine de frazo:

„Pri ĉi tio ni parolis” (kun la prepozicio en la fino ni havus „Ĉi tio ni parolis pri”). Norvege: „Dette har vi snakka om”. Angle: „This we have talked about”. Germane, nederlande kaj praangle ĉi tio ne eblas.

3) En la skandinavaj kaj en la angla estas ebla grupa genitivo.

„La ĉapo de la reĝino de Anglio”. Norvege: „Dronninga av Englands hatt”. Angle: „The Queen of England's hat”. En la okcident-ĝermanaj lingvoj tio ne direblas.

4) La angla kaj skandinavaj lingvoj permesas disigitan infinitivon, tio estas enŝoveblon de vorto inter la infinitiva rekonilo kaj la verbo.

„Mi promesas neniam refari tion”. Norvege: „Eg lovar å aldri gjera det igjen”. Angle: „I promise to never do it again”. En la germana aŭ la nederlanda tio ankoraŭfoje ne estas ebla. Kaj la listo povas esti plilongigita.

Racia klarigo

La sola racia klarigo estas, laŭ la norvega fakulo, ke la angla estas nordia (do skandinav-devena) lingvo, kaj ke ĉi tiu lingvo, kia ĝi estas nuntempe konata, estas daŭrigo de la norvega-dana lingvo uzata en Anglio ekde la mezepoko, ne rekta ido de la praangla.

Otto PRYTZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Otto Prytz el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La parlamentano kaj la pornografiaĵoj

Mi ekkonis la parlamentanon Sebastian Edathy en 2013. Li impresis kiel homo serioza kaj sincera. Tiam li prelegis pri parlamenta enketo, kiun li estris, rilate murdojn faritajn de novnazioj kontraŭ eksterlandanoj turk- kaj grek-devenaj kaj policistino.

En septembro 2013 okazis balotoj por la germana federacia parlamento (Bundestag). Edathy estis reelektita. Tamen en februaro 2014 polico kaj prokuroraro traserĉis liajn loĝejon kaj oficejon. Ili suspektis, ke tie ili trovos kontraŭleĝajn fotojn pri nudaj knaboj inter 9- kaj 14-jaraĝaj.

Asertas

En listo de tiuj, kiuj aĉetis la fotojn de kanada kompanio, troviĝis la nomo de Edathy. Tiu asertas, ke li neniam posedis pornografiaĵojn. Efektive la prokuroro kaj polico konstatis, ke ĉe Edathy ne troveblas krima materialo.

Baldaŭ aperis pliaj novaĵoj skurilaj kaj kuriozaj. La tiama germana ministro pri internaj aferoj, Hans-Peter Friedrich [fridriĥ], nun ministro pri agrikulturo, evidente informis la prezidanton de la Socialdemokrata Partio (SPD), Sigmar Gabriel, pri esploroj kontraŭ Edathy, kiu povus esti avertita.

Demisiis

Edathy subite rezignis pri sia parlamenta mandato „pro sanecaj kialoj” kaj malaperis, laŭdire en eksterlando. Denove li neis aĉeti kaj posedi pornografian materialon kaj diris, ke lia komputilo estis ŝtelita. Ankaŭ ministro Friedrich demisiis (vidu MONATO, 2014/3).

Al ĵurnalistoj Edathy diris, ke li plurfoje ricevis murdminacojn kaj tial ne intencas reveni Germanion. Kaj en la Fejsbuk-paĝo de Edathy aperis mistera noto: „Al koncernatoj. La dokumentoj pri la tuta afero estas deponitaj en multaj lokoj kaj estos publikigataj en tiu momento, kiam io okazos al mi”. Ĉu Edathy mem skribis? Intertempe li anoncis sian intencon verki libron pri la afero.

Koincide, konfesinte, ke li posedas infano-pornografiaĵojn, demisiis la prezidanto de la Katolika Laboristo-Movado (Katholische Arbeitnehmer-Bewegung), Georg Hupfauer.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vortaro intuicia, horizonto internacia

En pluraj landoj oni uzas saman vorton (itale „lingua”, france „langue”, greke „γλώσσα” ktp) por indiki kaj muskolon situantan ene de la buŝo (esperante: „lango”) kaj idiomon (esperante: „lingvo”). Tiu kutimo baziĝas verŝajne sur la malaktualiĝinta konvinko, ke lingvo estas nepre sinonimo de parolado, de agado efektivigata pere de la voĉo.

Ni tamen jam bone konscias, kiom da alternativaj sistemoj ekzistas en la nuna epoko por komunikiĝi kun aliaj homoj sen uzi la voĉon. Unu rigardo aŭ rapida gesto de la manoj diras fojfoje pli multe ol severa patra skoldo (ĉu mem malaktualiĝinta?) aŭ senfina sacerdota prediko (ankoraŭ aktuala). Estas nun klare, kiel al fakuloj, tiel al nefakuloj, ke la koncepto de lingvo estas multe pli vasta ol antaŭe kredite. Kiel „lingvaj agoj” povas esti determinitaj plej diversaj manieroj komunikiĝi, inkluzive laŭdire de muziko, fotografio aŭ pentrarto.

Lingvo ne estas nura aro da voĉe esprimeblaj aŭ plume skribeblaj vortoj. Kun plezuro oni do aplaŭdu la novaĵon pri la apero en Interreto de vortaro noveca kaj el pluraj vidpunktoj bezonata. Temas pri vortaro pri signolingvo, aŭ pli ĝuste pri signolingvoj: alivorte pri la gestaj lingvoj uzataj de surduloj, unuafoje prezentitaj ĉe kompar-vortaro senpage ĝuebla ĉe la adreso www.spreadthesign.com.

Nesukcesaj klopodoj

Ankaŭ homoj kun malsufiĉa aŭ nula aŭdkapablo havas, kiel konate, propran (tre efikan) manieron komunikiĝi. En la lastaj jaroj multiĝis aliflanke en la tuta mondo kursoj kun la celo instrui signolingvon ne nur al surduloj mem (kiuj kutime ĝin konas denaske, escepte de la okazoj de malfrua surdiĝo), sed ankaŭ al uloj, kiuj volas akiri novajn profesiajn kompetentojn, volante fojfoje fariĝi veraj interpretistoj. Ĉiu nacilingvo havas bedaŭrinde sian apartan surdulan version. Laŭ Vikipedio, „oni parolas pri signolingvoj kaj ne nur signolingvo, ĉar ĉiu lando, fojfoje ankaŭ regionoj, havas propran signolingvon. Entute estas nuntempe 114 signolingvoj en la mondo. Signolingvoj en apudaj landoj estas ofte tute malsimilaj, eĉ kiam tiuj landoj havas komunan parolan lingvon; la signolingvoj en Britio kaj Irlando estas unu ekzemplo”. Surda leganto de nia revuo, Vilhelmo Rowe, plendis per letero sendita en 2007, ke ne ekzistas, apud malmultaj nesukcesaj klopodoj (Gestuno, Signuno), ununura pontolingvo por surduloj, responda al tio, kio estas ekzemple por nia legantaro Esperanto. Ĉu internacia komunikado por surduloj estas do ankoraŭ utopio?

Virtuala renkontopunkto

La temo de ĉi tiu artikolo ne estas la invento de surdula komuna lingvo. Sep jarojn post tiu letero do nemulto ŝanĝiĝis. Kiam surduloj vizitas alian landon por feriumado, ili daŭrigas alfronti pli-malpli la samajn malfacilaĵojn, kiujn aŭdkapablaj vojaĝantoj spertadas: ili plejparte ne komprenas la lingvon (ĉi-okaze la signolingvon) de la gastiganta lando. Kelkaj signoj ja estas universalaj, ĉar ili mimas agon, kiun ĉiuj priskribas sammaniere, aŭ ĉar temas pri gestoj pruntitaj de unu signolingvo al la alia (oni serĉu tiurilate en la menciita retejo „biciklo”-n, „amo”-n, kaj oni vidos grandan similecon inter la signoj utiligataj en malproksimaj landoj). Tamen pluraj aliaj gestoj estas vere malsamaj de lando al lando kaj ne facile rekoneblaj fare de alilandaj surduloj (oni serĉu „ŝtelisto” por trovi bonan ekzemplon). Sed io finfine moviĝas kaj la iama utopio fariĝas iom post iom espero. Internaciaj institucioj ekkomprenis la neceson, la urĝon disponigi al la homoj de la tuta mondo, pere de la potencialoj de Interreto, iun virtualan renkontopunkton, nome kompletan multlingvan vortaron.

Malproksime de la arbo

La iniciato nomiĝas Spread the sign (tio estas, en la angla, „Disvastigu la signon”), kaj la multlingva vortaro publikigita estas la rezulto de internacia kunlabor-projekto. Ĝi kunmetas fakulojn, kiuj reprezentas 24 lingvojn kaj samnombrajn landojn. Inter ili estas grandaj kaj malgrandaj ŝtatoj de la mondo (ĉefe tamen el Eŭropo), kiel Italio, Aŭstrio, Britio, Brazilo, Francio, Grekio, Hispanio, Islando, Japanio, Latvio, Litovio, Pollando, Turkio, Ugando, Usono. La plurlingva tradukilo ebligas spekti dekmilojn (sen troigo!) da filmitaj signoj, rapide tradukeblaj de unu signolingvo al alia.

Temas kompreneble pri instrumento utila ne nur por la surduloj mem, kiuj ekzemple vojaĝonte eksterlanden deziras lerni kelke da utilaj vortoj aŭ esprimoj (kiel pli multo el la turistoj faradas), nelaste por povi mendi kafon en trinkejo aŭ peti informojn sur la vojo. La paĝaro estos fakte ŝatata ankaŭ de fakuloj pri lingvoscienco, psikologio aŭ komunikado antaŭvide al akademiaj esploroj. Aŭ – kial ne? – ĉion ĉi rigardos interesa ni mem, „ordinaraj” personoj, se ni iam havos la deziron ekkoni de proksime la surdulan realon kaj ĝiajn komunik-sistemojn.

Por citi la titolon de eksterordinara libro verkita de Andrew Solomon, la surduloj (kune kun aliaj „malsamulaj” minoritatoj) ege similas al pomoj senvole falintaj malproksime de sia arbo, nek danĝeraj pro tio, nek malpli bongustaj ol la ceteraj. Ni ĉiuj povas fari kelkajn paŝojn por alproksimiĝi al ilia mondo, tiom proksima al la „normaleca” arbeto, sub kiu ni (same senvole) naskiĝis. Ni tiumaniere aprecos la provon de la surdula komunumo signolingve informi pri si kaj informiĝi pri la mondo: temas pri realo paralela al la nia, kvankam ne ofte videbla. La surduloj estas homoj plej ofte aparte sentemaj, kiuj vivas normalan vivon kaj estas kapablaj komunikiĝi per gestoj esprimantaj ajnan faldon de la homa penso kaj ilian kulturon mem. Ĝis nun eble mankis al ni la ilo por plenumi tiun alproksimiĝon. Ni limiĝis je la lernado de multaj nacilingvoj aŭ de unu „nesurdula” pontolingvo. Eble venis la momento ekscii, almenaŭ parte, la riĉecon de diferencaj lingvoj, tiuj de tutmondaj surduloj, tute malsamaj (ĉu ni vetu?) ol la jam al vi konataj. Nun tiu malfermiĝo estas pli facila kaj, se ni volas, eĉ amuza.

Ĉiutagaj frazoj

La projekto ricevis la moralan kaj financan subtenon de la Eŭropa Komisiono, pere de la oficejo por t.n. Internacia Sveda Programo pri Instruado kaj Klerigado. La 24an de februaro antaŭ delegacioj de 15 landoj estis lanĉita ĉe la universitato Ca' Foscari de Venecio la vortara platformo ankaŭ en la itallingva versio, kiu enhavas ĉirkaŭ dek mil erojn. Senpaga, rapida, facile alirebla kaj intuicia en la uzado, la internacia retejo entenas entute 200 000 filmetojn: ĉiu el ili respondas al unuopa signo, malantaŭ kiu kaŝiĝas vortoj, ĉiutagaj frazoj kaj nombroj. Penvaloras viziti almenaŭ unufoje ĉi tiun originalan retejon, tiel ke la loga surdula mondo, eble ĝis nun nekonata al la plimulto, siluetiĝos ĉe la ekrano de via komputilo: cetere ĉiu havas nuntempe aliron al Interreto, ni ne volas „aŭdi” pretekstojn!

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Impostaltigo

Finfine plialtiĝis la aldonvalora imposto (AVI) aŭ vendimposto en Japanio. Ekde la 1a de aprilo 2014 la registaro altigis ĝin de 5 % al 8 %, kio estis longe prokrastita politiko. Ĉiuj kun komuna saĝo konvinkiĝis, ke Japanio bezonas plialtigi la imposton por financi la ĉiam kreskantan elspezon por sociala sekureco. Nepras ankaŭ redukti la ŝtatŝuldon, kiu jam superas duoble la sumon de la malneta enlanda produkto (MEP).

En Japanio plialtigo de imposto ne estas populara kaj renkontas popolan reziston. Do, ofte okazis, ke registara partio malvenkis ĉe la elektado post impostaltigo. Ankaŭ ĉi-foje la Demokrata Partio malvenkis kaj perdis la regpotencon en decembro 2012, parte pro la leĝigo de impostaltigo malgraŭ sia promeso ne altigi. La Liberal-Demokrata Partio (LDP), estrata de Abe Ŝinzo, subtenis la leĝon, sed gajnis la potencon kaj realigis la impostaltigon. Ankaŭ por 2015 estas planita plialtigo de AVI al 10 %.

Ĉu per la altigo de AVI la japana ekonomio proksimiĝis unu paŝon al la ĝusta vojo? Probable ne. Ĉar troviĝas pluraj gravaj problemoj rilate plialtigon de AVI. Unue, 8 aŭ 10 % de AVI tute ne sufiĉas por kovri la socialan sekurecon kaj la ordigon de la ŝtataj financoj. Laŭ fakuloj, tiucele tarifo de minimume ĉirkaŭ 20 % da AVI estos bezonata. Sed la registaro, por eviti recesion kaŭzotan de malgrandiĝo de konsumado post la impostaltigo, decidis aldone elspezi 5000 miliardojn da enoj (5 000 000 000 000, 1 eno = 0,007 eŭroj) kaj malaltigi la imposton por kompanioj je 1000 miliardoj. Tio evidente plejparte nuligos la ĉi-jaran efikon de la AVI-altigo.

Due, ĉar AVI ĝenerale ŝarĝas ĉefe la popolamasajn konsumantojn, multaj landoj aranĝis plurajn impostotarifojn: ĝenerala tarifo por ordinaraj varoj kaj favora aŭ nula tarifo por necesaĵoj, ekzemple bazaj nutraĵoj, medikamentoj, varoj por beboj. Plie en multaj landoj oni uzas fakturojn por eviti duoblan impostŝarĝon kaj impostan fraŭdon. Sed japanaj financaj burokratoj, rigardante ilin kiel ĝenajn, ĝis nun akceptas nek plurajn tarifojn nek fakturojn. Dume la registaro decidis disdoni nur 10 000 enojn unu fojon al personoj kun malgranda enspezo.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De Gabono al Aŭstrio por unika ekspozicio

Ĝis la fino de junio en Vieno admireblas unuafoje originalaj fosilioj gabon-devenaj. Ili pruvas, laŭ artikolo aperinta en la revuo Nature en 2010 kaj kontraŭe al tio, kion homoj ĝis tiam kredis, ke multĉelaj vivaĵoj ekzistis jam antaŭ 2100 milionoj da jaroj.

Geologo

Nia tero estiĝis antaŭ 4500 milionoj da jaroj, sed la vivo aperis antaŭ 3800 milionoj da jaroj. La unuaj organismoj estis nuraj unuĉelaj bakterioj kaj arkeoj. Rilate al multĉelaj vivaĵoj, fakuloj antaŭe opiniis, ke ili ekestis antaŭ 580 milionoj da jaroj: oni aludis al la tiel nomata kambria eksplodo, dum kiu la vivformoj multobliĝis danke al la plialtiĝo de la oksigen-niveloj kaj el kiu evoluis la nuntempa vivo mem. Tamen en 2008 la franc-maroka geologo Abderrazak El Albani, el la franca universitato de Poitiers, malkovris tre bone konservatajn fosiliojn de multĉelaj organismoj, ĝis 17 centimetrojn grandaj.

Sedimentoj

La altvalora malkovro okazis en Gabono, afrika lando situanta proksime al la ekvatoro. La loko, kie oni trovis la fosiliojn, kuŝas apud la urbo Franceville, en la samnoma baseno. Temas pri iama maro, kie amasiĝis sedimentoj, kiuj restis tie senŝanĝaj dum pli ol du miliardoj da jaroj ĝis hodiaŭ. Estas rimarkinde, ke oni tie ekspluatas uranion, bezonatan por francaj atom-centraloj.

Mikrotomografio

La menciitaj fosilioj troviĝas en ardezo kaj aĝas 2100 milionojn da jaroj. Helpe de mikrotomografio eblis tridimensie rekonstrui ilian kompleksan internan strukturon. La trovitaj 450 eroj havas diversajn formojn: cirklan aŭ longiĝintan, kian ekzemple havas vermoj, sed ĉiam kun globforma centra korpo. El la formo de la rando oni rajtas konkludi, ke la ĉeloj estis specialigitaj kaj iel interkomunikis. Ne ekzistas paralelaĵoj en la nuna mondo. Eble la gabonaj fosilioj estis speco de viv-eksperimento, kiu tute ne postlasis spurojn. Krome ne estas konate, ĉu tiaj vivaĵoj ekzistis sur la tuta tero, ĉar preskaŭ ĉiuloke la fosilioj malaperis pro geologiaj procezoj. La esploristoj trovis, ke tiuj organismoj vivis en mara medio relative proksima al la marbordo (oni parolas pri profundeco de ne pli ol 30 metroj) kaj trankvila, kvankam fojfoje trafebla de tajdoj, ondoj kaj tempestoj.

Oksigeno

Dum la gabon-fosilia periodo, nomata Proterozoiko, la kvanto de oksigeno libera en la atmosfero ege kreskis, eble pro la ĉeesto de cianobakterioj. La multiĝo de oksigeno ebligis la rapidan kreskon de multĉelaj vivaĵoj. Cent milionojn da jaroj poste, la oksigena elcento malaltiĝis kaj la organismoj, kies fosiliojn oni trovis ĉe la ekvatora Afriko, forsvenis.

Muzeo

La ekspozicio estas ĝuebla dum kelkaj monatoj en la Viena Naturhistoria Muzeo. Ĉi-lasta, malfermita en 1889, paradas per 30 milionoj da objektoj kaj estas unu el la plej gravaj kaj vizitindaj natursciencaj muzeoj de la mondo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Religioj por nereligiemuloj

Iun dimanĉon mia frato kaj mi, laŭ la peto de nia patrino, akompanis ŝin al templo. Nek mi nek mia frato estas religiemaj, sed pri nia patrino, 82-jara analfabetino, ni vere ne scias, kion ŝi prie opinias.

Ni scias, tamen, ke plaĉas al ŝi viziti ĉu templon, ĉu monaĥejon, por preĝi. Efektive ŝi vizitis samcele jam 10 urbojn, kun amikinoj samaĝaj, organizitaj en turisma grupo. En Ĉinio multaj homoj, precipe maljunaj virinoj, similas al mia patrino.

En la templa tereno troviĝas pli ol 10 preĝejoj kun luksa dekoracio, kvazaŭ en imperiestra palaco. Tie mia patrino bruligis kandelojn kaj incenson kaj donacis monon al la monaĥoj.

Najbaro

Ĉu nur maljunulinoj vizitas templojn? La respondo estas nea. Mia najbaro, 45-jara, kvankam ne religiema, tamen vizitas templojn de tempo al tempo.

Pasintjare lia filo devis trapasi ekzamenojn por eniri universitaton. Mia najbaro anticipe vizitis templon kun la celo, ke lia filo sukcesu. Tiu malsukcesis.

Tamen tial, por kontentigi la deziron de la popolo, oni nuntempe konstruas pli kaj pli da temploj en Ĉinio.

Xu JINMING/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vice, grade, kunlabore

Defenda kunlaboro kaj preparado de komuna batalgrupo troviĝis inter la temoj diskutataj dum pintkunveno de la membroj de la Viŝegrada Grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio) en marto.

La ministroj pri defendado de la koncernaj ŝtatoj kunsidis en Viŝegrado, Hungario, ankaŭ kun tiuj de Aŭstrio, Slovenio kaj Kroatio. Kune ili diskutis la sekurecan situacion en Ukrainio kaj en Balkanio kaj ankaŭ la disvolvon de defendaj militaj ebloj en meza Eŭropo.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tirano 400-jaraĝa

Tirano, la nuna ĉefurbo de Albanio, festas en 2014 sian 400-jariĝon. Fondis ĝin paŝao, Sulejman Ballgjini [balĝini], kiu devenis de la vilaĝo Mullet, situanta nun 10 km for.

La urbo posedis unue tri konstruaĵojn: publikan banejon (turke hamamo), panbakejon kaj moskeon. Ekde tiam la urbo pligrandiĝis. En februaro 1920 ĝi estis elektita ĉefurbo de la nove sendependa lando Albanio.

Florenco

La reĝo Zog I komisiis al arkitektura studio en Florenco, Italio, la planadon de la moderna urbo. Dum la komunisma periodo oni konstruis loĝblokojn, en stilo sovetia, kaj verdan areon ĉirkaŭ artefarita lago.

Post 1990 eksplodis konstruado ne nur de loĝejoj pluretaĝaj sed ankaŭ de restoracioj, hoteloj kaj amuzejoj. Nuntempe la urba estraro komencis realigi planon por plilongigi norden la grandan bulvardon.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Batalo por la studontoj

Lastatempe draste malaltiĝis en Slovakio la nombro de interesiĝantoj pri metioj. Infanoj el bazlernejoj ne plu volas fariĝi buĉisto, tajloro aŭ masonisto; ĉarpentisto, ledaĵisto aŭ forĝisto; farbisto, tegmentisto aŭ terkulturisto. Pli popularas studi ĉe mezlernejo, ekonomia lernejo aŭ t.n. hotel-akademio.

Spertuloj vidas la kialon en la demografio. En la lasta jardeko ŝrumpis je 85 000 la nombro de eblaj lernantoj ĉe mezlernejoj kaj metilernejoj.

Batalo

Tamen mezlernejoj ricevas ŝtatan subvencion por ĉiu lernanto. Rezultas bataloj inter mezlernejoj kaj metilernejoj por studontoj, ĉar ĉiu mezlernejo volas „postvivi”.

Pro tio slovakaj mezlernejoj akceptas ankaŭ malfortajn lernantojn, kiuj post ekzamenoj ne studas ĉe altlernejoj, sed kutime partoprenas – ironie – mallongajn rekvalifikajn metiajn kursojn.

Profesioj

Al la nepopularaj profesioj apartenas terkulturado, malbone salajrata; tajlorado (tajloroj suferas pro malmultekostaj importaĵoj el Ĉinio); buĉistoj, konstruistoj kaj ministoj ne ĝuas socian respekton.

Popularas tamen kelnerado (pro trinkmono), kuirado (pro la eblo labori en prestiĝaj, eksterlandaj hoteloj) kaj elektrotekniko. Estas ankaŭ iom da intereso, tamen minimuma, pri konstruado el ligno.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Retmesaĝo, petmesaĝo

Lastatempe mi ricevis retmesaĝon de nekonata al mi afrikanino, kiun mi nomos Sabina. Ŝi informis, ke ŝi estas 19-jaraĝa kantistino, katolika, kiu loĝas kun siaj gepatroj kaj ses gefratoj en Demokrata Respubliko Kongo. Ŝi aldonis, ke ŝi volas korespondi kun mi.

Mi respondis, espereble sufiĉe ĝentile, dirante, ke mi sufiĉe aĝas por esti ŝia avo, ke ŝi trovu prefere samgeneracian plumamikon, kun kiu ŝi dividas komunajn interesojn, kaj ke ĉiaokaze mi estas tro okupata por flegi tian korespondadon. Mi esperis tiel nenion plu aŭdi.

Kelkajn tagojn poste venis alia mesaĝo. Sabina, ŝajne, „tre amas avojn, ĉar avo estas tiu, kiu bone edukas siajn infanojn”. Ŝi aldonis, ke „ni estos ĉiam geamikoj malgraŭ la diferenco de la aĝo.” Mi ne respondis: mian pozicion mi jam klare esprimis.

Venis tria mesaĝo. Nun Sabina loĝas kun sep gefratoj (verŝajne ŝi ne fortas en matematiko), malgraŭ tio, ke „ŝiaj studoj bone evoluas”. Krome ŝi informis, ke ŝi „ĉiam amas korespondi kun maljunuloj [dankon, kara: vi konas la vojon al homa koro], ĉar ili ofte konsilas gejunulojn”. Mi ne respondis.

Post pliaj du semajnoj venis lasta mesaĝo. La patro de Sabina, 79-jaraĝa, pro kancero grave malsanas. Pro operacio la familio elspezis jam ekvivalenton de 658 usonaj dolaroj, kaj nun bezonas pliajn 780. Aldonas Sabina: „Mi mem ne scias, ĉu daŭre studi, ĉar la elspezoj estas grandaj pro la malsano. Helpu lin kaj kunpreĝu!”

Povas esti, ke, leginte la suprajn alineojn, vi rekonas la aferon. Sabina skribis en relative bona Esperanto, kaj povas esti, ke aliaj „eminenta(j) Esperanto-amiko(j)” – do vi – jam ricevis ion similan. Evidente la fakto, ke la familio de Sabina lernis Esperanton en 2005, neniel influu eventualan reagon: monpeto (ĉi-okaze oblikva) estas monpeto en iu ajn lingvo. Se tamen trompo, oni iasence ĝoju, ke la internacia lingvo sufiĉe maturas por esti tiel ekspluatata.

Sed ĉu vere trompo? Jen la dilemo, kiun ni alfrontas, ne nur kiam ni ricevas mesaĝojn tiajn, sed ankaŭ kiam ni preterpasas en la strato almozpetanton, kun hundo osteca, kaj iom da kartonaĵo por lito aŭ nokta ŝirmejo. Kion fari? Ĉu home helpi, aŭ ŝtonkore ignori, fiksante la rigardon sur fora objekto, eventuale montrofenestro plena de plej lastaj modaĵoj?

Polico kaj sociaj servoj konsilas ne donaci al surstrataj almozpetantoj. Niaj moneroj, ili kredigas, helpos akiri alkoholaĵojn kaj drogaĉojn. Prefere la homoj petu subtenon de respondecaj bonfaraj organizaĵoj, eĉ de pli kaj pli premataj urbaj aŭ komunumaj instancoj. Ne donacante monon – tiel oni argumentas – ni devigas la mizerulojn serĉi alimaniere helpon, espereble profesian kaj longdaŭran.

Tamen neniu, mi kredas, povas vidi almozpetanton (aŭ ricevi petmesaĝon interretan) kaj ne senti iom da emocio, kaj ne starigi la demandon: Ĉu helpi? Al la propra demando ni ofte rapide respondas. Ni ne helpas, nin konsolante, ke ni jam sufiĉe fordonas por karitataj celoj.

Mi mem, ekzemple, pagas la kotizojn de knabino ĉe afrika lernejo humanisma; mi kontribuas finance al bestoprotektantaj fondusoj, ĉefe grand- kaj malgrand-kataj; esplorkaritato pri neŭrondifektoj; ankaŭ savboatoj ricevas porciojn de mia nun partatemplabora salajro. Enkalkulata estu ankaŭ la tempo dediĉata al aliaj bonfaraj organizaĵoj, ekzemple esperantaj.

Do, vidante almozpetanton, aŭ ricevante monpeton de homo nekonata, en malproksima lando, kaj farante nenion, mi ne maltrankvile dormas. Ne jukas la konscienco riproĉanta – eĉ se male, tamen nur momente, la koro admonas.

Sed al tiaj dilemoj ni estas ĉiutage elmetataj. Trafi solvojn ne facilas. Pri Sabina mi jam decidis. Forsendi monon al homo nekonata estus stultaĵo. Sabina, mi bedaŭras: nek monon nek preĝojn miajn vi ricevos. Nur, kompense, etan angulon en MONATO. Kaj voĉon en mia kapo, ne forigeblan, flustrantan, ke eble mi eraras, kaj ke vi vere sinceras.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Juĝejoj enretigas pliajn profitojn

En marto loka juĝejo en la provinco Henan, centra Ĉinio, aŭkciigis aŭton per la retpaĝaro Taobao.com, la plej granda retvendejo en la lando. La aŭto, marko Kia, estis konfiskita post jurproceso. Jen la unua aŭkcio rete aranĝita de juĝejo en la provinco.

La informoj pri la aŭto estas rete publikigitaj de la popola juĝejo de la urbo Xinmi. Samtage estis aŭkcie ofertata en la retpaĝaro ankaŭ apartamento.

La aŭto-aŭkcio komenciĝis kun komenca prezo de 70 000 juanoj (ĉ. 8000 eŭroj). La aŭkcio daŭris 12 horojn. La prezkonkurantoj devis deponi 10 000 juanojn kiel garantiaĵon, kiam ili sin enskribas por la aŭkcio. Tri homoj sin enskribis, pli ol 14 000 foliumis la retpaĝon de la aŭkcio, kaj pli ol 20 homoj surloke rigardis la aŭton en la juĝejo.

Travideblaj

Ma Junjie, funkciulo ĉe la Supera Popola Juĝejo de la provinco Henan, diris, ke interretaj aŭkcioj estas pli travideblaj ol la tradiciaj kaj povas rompi geografiajn limojn. Ili altiras pli da prezkonkurantoj kaj havas pli altan prezon kaj pli grandan krompagon, kio povas bone protekti la interesojn de kreditoroj kaj debitoroj.

Traktado de konfiskitaj objektoj en ĉinaj juĝejoj estas kritikita pro manko de travidebleco, kun prezoj multe malpli altaj ol la reala valoro. Krome juĝistoj kaj aŭkci-agentejoj estis suspektataj pro kaŝnegocoj por persone profiti.

Interretaj juĝejaj aŭkcioj estis iniciatitaj de la kortuma sistemo en la provinco Zhejiang en julio 2012 por batali kontraŭ korupto kaj pliigi travideblecon. Nun juĝejoj en Zhejiang kunlaboras kun lokaj bankoj por doni hipotekan prunton al retaj aĉetontoj de konfiskitaj domoj.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Karitato-kandidato

Fine de marto 2014 pli ol 4,4 milionoj da geslovakoj voĉdonis por nova prezidanto. Fakte nur 50,48 % (2009: 51,67 %) partoprenis la balotojn. Venkis kun 1,3 milionoj da voĉoj la civila kandidato, entreprenisto kaj milionulo Andrej Kiska (51-jara).

En la dua loko, kun 893 841 voĉoj, restis la ĝisnuna ĉefministro Robert Fico, prezidanto de la socidemokrata partio. Entute kandidatis 14 homoj por la prezidanta posteno.

Kiska estas senpartiulo. Lin favoris tiuj, kiuj ne kredas pri la promesoj de la nuntempaj politikaj partioj. Lia prezidanta kandidateco baziĝis sur karitataj projektoj.

Kun koro

En 2006 li fondis neprofiteman karitatan asocion Bona anĝelo (slovake Dobrý anjel), kies administran konsilion li prezidis ĝis 2013. Li verkis du librojn: Prenu la vivon en viajn manojn kaj Vojo de manaĝero el infero, aŭ kiel sukcesigi karitaton kun koro.

La prezidanton oni elektas en Slovakio por servi kvin jarojn. La oficiala enpostenigo okazos en junio kaj la unua eksterlanda vizito de Kiska okazos en Ĉeĥio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Projekto Kasparov

Vizitis Albanion la ŝakludisto Garri Kasparov. Li prezentis al la albana registaro projekton por enkonduki ŝakludadon kiel studobjekton en elementajn lernejojn.

Kasparov, dum ok jaroj monda ŝak-ĉampiono, opinias, ke la ludo plikapabligos lernantojn. La tezon akceptis la albana ĉefministro Edi Rama kaj la ministrino pri klerigado kaj sporto Lindita Nikolla.

Ekde septembro ŝakludo fariĝos studobjekto en minimume dek elementaj lernejoj en Albanio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kajto flugas plu

Kajto debutis en Esperantujo ĉirkaŭ 1989, kiam aperis ĝia unua disko; mi unuafoje aŭdis la grupon en koncerto en decembro 1990. Sekvis ankoraŭ kvar KD-oj de la kvaropo, ĝis Lokomotivo, rulu nun! en 2004. Jen do la sesa disko de Kajto, sed, kiel oni eble divenus per la titolo „Duope”, temas ne plu pri kvaropo, sed duopo. Havante kaj ŝatante ĉiujn antaŭajn diskojn, mi scivolis, ĉu multo ŝanĝiĝis pro la duoniĝo.

La nova disko malfermiĝas per La fiŝkaptisto kaj Estrino Trin, kiuj plej pensigis min pri la disko Masko el 1999. Sekvas alistila Ne permesas Panjo, melodie ne tre interesa, nek originala, sed tre vigla kaj danciga; mi povas imagi ĝin kiel sukcesan kanton en koncertoj, speciale se oni povus iel envicigi kelkajn el la muzikiloj nomitaj en la kanto kaj laŭvice prezentitaj en la registraĵo: banĝo, zimbalono, gitaro, violono, mandolino ktp.

Estu vi mem estas kanono, kiel antaŭaj kanonoj de Kajto, sed kun la diferenco, ke ĝi estas plurlingva, ankaŭ nederlanda kaj frisa. Mi estas Rozo estas tradukaĵo, kaj Rave kun vi estas originalaĵo, laŭ la tekstobroŝuro, sed ambaŭ belaj kantoj, en kiuj la vira kaj virina voĉoj bonege kunludas duope. Sekvas Kara Amato de mi, laŭsone pli lul- ol am-kanto, Surbordigitaj, kun eble la plej interesa teksto el la kantoj en ĉi tiu kolekto, kaj La Lageto de mia Vivo, kun eble la plej interesa melodio.

Iom lulkante sonas ankaŭ La Blanka Lumturo, kiun sekvas ĝia senvorta varianto, La Valseto de la blanka Lumturo, kaj Lonicero. Finfine diru mi, kun sia 12-vorta teksto, funkcias kiel enkonduko al la lasta kaj plej longa ero, La „Mi amas vin”-Kanto, kies teksto ampleksas nur la tri vortojn cititajn en la titolo, sed en dek ok lingvoj kaj bele aranĝitajn por la du voĉoj de la Kajto-duopo.

Ĉu multo ŝanĝiĝis pro la duoniĝo? Fakte ne: ĝi estas facile rekonebla kiel la sama Kajto, kun la samaj fortoj kaj malfortoj. Inter la fortoj mi certe kalkulus la muzikajn aranĝojn kaj interpretojn, kaj inter la malfortoj la tekstojn, kiuj, laŭ mi, ne atingas la saman nivelon – sed eble mi estas iom tro postulema en tiu rilato; eble mi konfesu, ke lastatempe mi malofte aŭskultas la muzikajn registraĵojn, kiujn mi posedas, preferante ŝalti la radion por malkovri ion, kion mi ne jam aŭdis, aŭ, en maloftaj okazoj, sidiĝi ĉe la piano por pli funde esplori la detalojn de iu klasikaĵo. Bona kanto por mi estas kanto, kiu restas en mia memoro, tiel ke mi povas reaŭdigi ĝin en mia kapo, kaj tial la Kajto-kantoj, kiujn mi plej ŝatas, estas la muzikigitaj poemoj Orangutango, La soldato kiu marŝas kaj Rabista dormo.

Tamen, tamen, kiam mi aŭdigas al mi diskon de Kajto, kaj ĉi tiu nova disko estas nenia escepto, mi ĉiam surpriziĝas, kiel pli bone ĝi sonas reale ol laŭ mia memoro. Verŝajne oni kulpigu pri tio la interpretan magion de Nanne kaj Ankie, kiuj kapablas fari eĉ el teksto ne tre ekscita kaj melodio simpla kaj tradicia muzikaĵon vere atentokaptan. Ŝajne mi emas forgesi, ĝis la reaŭskulto, kiel trafaj estas la akompanoj kaj la instrumentaj partoj inter la strofoj.

Mi esperas, do, ke ĉi tiu disko bone vendiĝos, kaj ke venos eĉ pliaj diskoj de Kajto. Mi esperas ankaŭ, ke iam mi refoje spertos Kajton en koncerto.

Edmund GRIMLEY EVANS
Kajto: Duope. KD. 2011. 48 minutoj. Kun tekstobroŝuro.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

En ĉelo mortigita

Ŝokiĝis albanoj, kiam ili eksciis, ke samlandano estas ekzekutita en greka prizono. Ilia Kareli, enkarcerigita en 1997 pro ŝtelado, estis mortiginta policiston en la prizono Malandrino, apud Tesaloniko. Tie, li diris, la policisto kaj aliaj provosoj lin jam delonge turmentadis, tiel ke li ne plu eltenis.

Tamen, translokite al prizono Nigritas, Kareli estas ĝismorte bastonita de dek provosoj en sia ĉelo. Tio kaŭzis fortan reagon ne nur en Albanio sed ankaŭ en Grekio.

Amnestio

La prokuratorejo greka ordonis la areston de 14 policistoj en ambaŭ prizonoj. Pro la mortigo protestis ankaŭ Amnestio Internacia.

Notis Amnestio, ke la polico en Grekio havas jam de kelkaj jaroj ligojn kun la nazia partio „Ora Aŭroro”. Tiel oni celas klarigi plurajn perfortojn kontraŭ enmigrintoj, precipe albanoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kie fumo leviĝas, tie fajro (kaj malsanoj) troviĝas

Bedaŭrinde por plej obstinaj cigared-ŝatantoj, esploroj pri la efikoj de fumado sinsekvas kun rezultoj, kiuj ĉiam substrekas multflankan danĝerecon kaj neniom da utilo. Post tiuj pri aktiva kaj pasiva fumado, studo publikigita en junio 2013 atentigis unuafoje pri la riskoj ligitaj al t.n. triagrada fumado: temas pri la fum-reziduo, kiu neflareble restas sur muroj, meblaro kaj ĉiaj objektoj de la hejmo, kaj al kiu nefumantoj senvole sin elmetas.

Tiu ĉi maniero sin polui estas kaŝtrompa kaj, laŭŝajne, same aŭ eĉ pli danĝera ol rekta kaj nerekta fumado. En 2014 nova esploro efektivigita de la universitato de Kalifornio ne nur konfirmas la antaŭan esploron, sed ankaŭ pruvas, ke triagrada fumado provokas hiperaktivecon, gravajn domaĝojn en pulmoj kaj hepato, kaj, nelaste, maltrankviligan malfruon en la resaniĝo post iaj vundoj. Fumantoj do, eĉ post longa tempo, estas danĝeraj ne nur por si mem, sed ankaŭ por la personoj, kun kiuj ili vivas aŭ laboras. La kompletaj rezultoj de la esploro estas publikigitaj de la revuo Plos ONE.

Mortokvanto

La usonaj esploristoj verdiktas, ke aktiva kaj triagrada fumado kaŭzas minimume egalan mortokvanton (eventuale iom pli altan en la dua okazo). Oni tiurilate pristudis ĉe musoj la efikojn de triagrada fumado sur pluraj aparatoj iliaj, je kondiĉoj, kiuj celis ŝajnigi la homan eksponon al triagrada fumado. Manuela Martins-Green, profesorino pri ĉela biologio kaj respondeculo pri la koncerna esplorado, asertis, ke la plej trafitaj organoj estas pulmoj kaj hepato; ke ronĝulaj vundoj bezonis pli multe da tempo por cikatriĝi; kaj, fine, ke la bestetoj montris plurajn signojn de hiperaktiveco.

Oficejoj

La ejoj, en kiuj oni fumadas, longe retenas kancerigajn substancojn ege riskajn por la proksimuloj, ĉefe por infanoj: oni trovis ĉe musoj elmetitaj al triagrada fumado nivelojn de tabako similajn al tiuj de infanoj eksponitaj al duagrada (do pasiva) fumado. Kompreneble tiuj ejoj ne nepre estas partoj de la hejmo, sed ankaŭ oficejoj, vendejoj kaj aŭtomobiloj, kie oni ankoraŭ havas la kutimon fumi, kvankam tio en pluraj landoj estas jam malpermesita.

Cirozo

En la hepato de musoj oni malkovris nivelojn de graso pli altajn ol la ordinaraj kaj t.n. „dikan hepaton”, antaŭsignon de hepata cirozo, kancero kaj kor-vaskulaj malsanoj. En la pulmoj, la triagrada fumado ŝajnas respondeci pri ekscesa produktado de kolageno kaj pri altaj niveloj de inflamaj substancoj. Ĉio ĉi povas aperigi astmon kaj kronikan obstrukcan malsanon de la pulmoj.

Lernejo

La hiperaktiveco montrata de infanoj eksponataj al triagrada fumado pensigas, ke tiu fakto povas kaŭzi neŭrologiajn ĝenojn. Aldona rimarkinda risko estas, ke oni trafos duatipan diabeton, kvankam ne estante dikventra. Multaj problemoj ligitaj al triagrada fumado ne tuj aperas, sed montriĝas kun plej gravaj konsekvencoj en maljuna aĝo. Tamen kelkaj el la efikoj estas frue konstateblaj: ekzemple la gefiloj de fumantoj malsaniĝas kaj tial perdas lecionajn tagojn en sia lernejo je 40 % pli ofte ol la infanoj de nefumantoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Oceano, kaj eble vivo, sur saturna satelito

La revo, ke oni iutage sukcesos malkovri vivon malproksime de la tero, kaj precipe en la suna sistemo, havas – se tiel diri – novan interesan kandidaton. La misio Cassini – rezulto de kunlaborado inter NASA, la Itala kaj la Eŭropa Spacaj Agentejoj – faris fakte nekredeblan malkovron, publikigitan lastatempe en la revuo Science: sur Encelado (unu el la lunoj de la planedo Saturno) estis trovita ne simple akvo, kio jam estus interesa novaĵo, sed tuta oceano, kie plej verŝajne gastas kelkaj vivoformoj. „La donitaĵoj, kiujn ni kolektis, estas mirindaj”, deklaris la fakulo Luciano Iess, laboranta ĉe la Universitato Sapienza de Romo kaj respondeculo de la esplora projekto. Fakte eĉ malgranda probablo trovi iujn vivoformojn en ekstertera akva medio estus grandega atingo.

Silikatoj

Encelado estas satelito relative malgranda, kun mezuma diametro de 505 kilometroj. Tio respondas al nur unu sepono de tiu de nia luno. Se la menciita satelito vere gastigas vivoformojn, kiel oni nun rajtas ekkredi, ili probable konsistas ne el fiŝoj kaj balenoj, sed el mikroboj aŭ primitivaj organismoj kapablaj transvivi sub mediaj kondiĉoj ekstremaj, kiaj estas la tieaj.

Ĉiel ajn, tiu ĉi malkovro estas granda sukceso por Italio. La projekto, kunordigita de grupo kiel dirite gvidata de profesoro Iess, ĝuis la financan subtenon de la Itala Spaca Agentejo. La studo montras, ke je profundo de 30-40 kilometroj sub la suda poluso de Encelado troviĝas maso da likva akvo egala al tiu de la dua plej granda lago sur la tero (lago Supera, en norda Ameriko). Ĝi estas profunda 8 kilometrojn kaj etendiĝas de la suda poluso de Encelado almenaŭ ĝis la latitudo de 50 gradoj, laŭ asertoj de Iess publikigitaj de la itala novaĵ-agentejo ANSA. La fakto, ke la oceano havas rokan fundon, implicas, ke la akvo estas en kontakto kun silikatoj: temas pri kondiĉo, en kiu povas okazi kemiaj reakcioj interesaj kaj teorie kunligeblaj kun la apero de iaj vivoformoj. Ekzistas do altaj probabloj, ke en tiu oceano estas kaŝita medio potenciale favora al vivo.

Gejseroj

Aliflanke estas rimarkinde, ke ĉi tiu ne estas la unua fojo, kiam sur Encelado troviĝis spuroj de akvo. En 2006, la kosmoŝipo Cassini ŝajnis eltrovi la ĉeeston de akvo elveninta el gejseroj: ankaŭ tiam, samkiel hodiaŭ, oni parolis pri pinta malkovro de la jarcento kaj hipotezis la ekziston de iuspeca vivo sur tiu, kiu estas la sesa plej granda luno de la ring-planedo Saturno.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malpli da murdoj, ŝteloj

Falas krimado en Japanio, laŭ la lasta statistiko de la vicministrejo pri polico. Okazis 1 230 743 krimaferoj en la jaro 2013, inkluzive de 939 murdoj aŭ murdprovoj. Unuafoje post la dua mondomilito ĉi tiu nombro falis sub 1000.

Simile ŝtelado: falis la ciferoj unuafoje ekde la milito sub 1 000 000. Kreskas je 10 % nur trompado, kiel raportite en MONATO 2014/04.

Notindas, ke okazis tri pafmortigoj, pri kiuj verŝajne kulpas jakuzoj, aŭ mafianoj. En Japanio nur policanoj aŭ jakuzoj portas armilojn. Tial okazis en 2010 nur po 0,9 murdoj por 100 000 homoj, kontraste al 4,8 en Usono.

Senlaboraj

Ekestas, tamen, novtipaj krimoj. Nuntempe multiĝas junuloj senlaboraj, kiuj emas nutri malesperon kaj rankoron kontraŭ la socio. Okazis, kvankam malmultaj, atakoj de tiaj junuloj.

Ili mortigas aŭ vundas homojn en publikaj lokoj per tranĉiloj aŭ eĉ per aŭtoj. Foje ili difektas aĵojn. Homo 36-jaraĝa, senlabora, disŝiris ekzemplerojn de la Taglibro de Anne Frank, kaj rilatajn librojn, en 38 publikaj bibliotekoj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tro da (mem)fotado, ja perturba agado

Ĉu la lastatempa modo plenumi memportreton (anglalingve: selfie, memaĵo) per poŝtelefono kaj alispecaj fotoaparatoj fortrenis, post viaj amikoj kaj tiom da kantistoj kaj aktoroj, ankaŭ vin? Se jes, kaj precipe se vi ŝatas poste publikigi tiujn fotojn per unu el la ekzistantaj sociaj retejoj, mirigos vin la rezultoj de esploro prie efektivigita de la tiel nomata Amerika Asocio Psikiatria. Laŭ ĉi-lasta, personoj havantaj la manion fotadi sin mem montras iuspecan mensan ĝenon, karakterizitan de manko de memestimo kaj kelkaj truoj en ilia intimeco. Jen la tezo proponita de la menciita psikiatria asocio koncerne ĉiujn tiujn, kiuj faras en la propra libertempo fotografiojn pri si mem kaj poste alŝutas tiujn bildojn al la reto, pere de Fejsbuko kaj aliaj modaj retejoj. Ja temas pri kutimo, kiu rapide invadis la tutan planedon, se kredi pri statistiko, laŭ kiu la uzado de la angla vorto selfie plialtiĝis ene de unu jaro je 17 000 %! La sama termino estis ankaŭ elektita de konata angla vortaro (Oxford) kiel vorto de la jaro 2013.

Obseda deziro

La emo foti sin tro ofte ankaŭ trovis nomon, kiu povus esti de ni esperantigita kiel „memportretozo” (angle: selfitis). La kuracistoj, kiuj plenumis la esploradon, argumentas, ke la ŝatantoj de memportretoj spertas obsedan deziron foti sin, kun la celo kompensi sian nesufiĉan memestimon kaj ankaŭ por plenigi malplenojn intimecajn. Tio povas kaŭzi veran dependon.

Limkazo

La asocio eldonis ankaŭ skalon por taksi la gravecon de ies perturbo. Ne tro maltrankviliĝu tiuj, kiuj limigas sin je tri memportretoj tage (kio tamen estas limkazo), ĉu eldonitaj en la reto, ĉu ne. Kronika estas male la perturbo de la homoj, kiuj publikigas pli ol ses bildojn siajn ene de ununura tago. Nuntempe ankoraŭ ne ekzistas aparta terapio por kuraci la perturbon, sed oni povas regi ĝin helpe de kogna-konduta terapio.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krome pri scienco kaj religio

En sia artikolo pri scienco kaj religio (MONATO 2014/04, p. 23-24), Alberto García Fumero certe havas bonan intencon – pacigi sciencan kaj religian vidpunktojn. Bedaŭrinde, la artikolo enhavas iom da miskomprenoj pri scienco, kies ĝustigo estas esenca por vere fruktodona dialogo inter scienco kaj religio.

Unu el la miskomprenoj estas la kritiko de scienco pro tio, ke ĝiaj teorioj ne estas plene pruvitaj. Fakte plena pruvo estas nek bezonata, nek ebla laŭ la scienca metodo. Teoriojn oni ne pruvu: male oni provu ilin refuti per eksperimentoj. Ju pli da diversaj eksperimentoj la teorio eltenas nerefutite, des pli fidinda la teorio estas. Tamen ĝi neniam atingas la staton de plena pruvo. Tia ŝajna necerteco ne estas malforto de scienco. Male, ĝuste pro tiu eco scienco ne iĝas rigida sistemo de dogmoj, kaj povas daŭre kreski. Eĉ la plej respektataj teorioj povas esti refutotaj aŭ almenaŭ pliĝustigotaj, se rezultoj de postaj eksperimentoj kontraŭos ilin. Tio jam okazis multfoje, kaj certe okazos en la estonteco.

Subjektiva kredo

Ĝuste pri rigora kontrolo pere de eksperimentoj s-ro Fumero ŝajne forgesis, kiam li komparis fidon je religiaj asertoj kaj fidon je sciencaj teorioj. La ĉi-lastajn oni fidas, ĉar ĉiuj provoj refuti ilin per eksperimentoj malsukcesis. Religiaj asertoj siaflanke baziĝas ĉefe sur subjektiva kredo, ne sur faktoj kaj logikaj konkludoj.

Proverba vazo

Plej kurioza ŝajnis al mi la lasta paragrafo de la artikolo, kie la aŭtoro rekomendas, ke scienco ne okupiĝu pri la kampo de religio, kaj simile religio pri tiu de scienco. La problemo estas, ke la kampo de scienco estas la universo mem, kun ĉiuj ecoj, aĵoj kaj eroj ĉeestaj en ĝi. Eĉ se scienco ne povas doni respondon al unu aŭ alia demando, pro tio la demando ne fariĝas principe ekster-scienca. Male, ja pro tio la demando iĝas pli interesa kaj esplorinda. Do, se scienco okupiĝas pri la esplorado de la tuta universo, pri kiu afero okupiĝas religio? Kio estas ene de tiu proverba vazo, en kiun scienco ne ŝovu la nazon?

Vilius NORMANTAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vilius Normantas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kortuma NE al baleno-kaptado

Japanio nepre ĉesigu baleno-kaptadon en Antarkta Oceano, ordonis fine de marto la Internacia Kortumo en Hago, Nederlando. Ĝis nun Japanio kaptis balenojn laŭ internacia konvencio pri reguligo de baleno-ĉasado, kiu permesas ĉasadon nur por sciencaj, ne komercaj, celoj.

Tamen la kortumo trovis, ke Japanio kaptis pli ol mil balenojn, tro por sciencaj, esploraj celoj. Cetere la karno estas komerce vendita. Evidentis, ke Japanio faris komercan balenkaptadon sub preteksto de sciencaj esploroj.

La proceson komencis la aŭstralia registaro kontraŭ Japanio, prezentante argumentojn, kiujn la kortumo plene akceptis.

Restoracioj

La kortuma decido reprezentas baton kontraŭ la japanaj registaro, komercistoj kaj restoracioj, kiuj servas balenaĵon, sed ne kontraŭ la ĝenerala publiko, kiu kutime ne manĝas baleno-karnon.

Klare senteblas en Japanio, ke ne plu eblas rezisti eksteran premon por aboli enlandajn moron kaj tradicion, kiuj ne akordiĝas kun la internacia homa moralo.

Nun alilandaj kritikantoj celas ĉesigi delfeno-kaptadon ĉe Taiĵi-golfeto en la gubernio Wakayama en la centra Japanio. Fiŝistoj enpelas delfenojn en la golfeton kaj tie ilin kaptas.

En januaro la usona ambasadoro en Japanio, Caroline Kennedy (filino de la prezidinto J. F. Kennedy), diris, ke la usona registaro kontraŭas malhoman delfen-enpelan kaptadon.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Labor-merkato malfacila

Dum la lastaj jaroj printempo fariĝis en Ĉinio la sezono por varbi laboristojn. Ĉie en multaj urboj videblas reklamtabuloj por varbi laboristojn, ĉar tiuj mankas al preskaŭ ĉiuj kompanioj, ĉu grandaj, ĉu malgrandaj.

Tamen varbi dungotojn malfacilas. Varbisto ĉe granda kompanio raportis, ke multaj laboristoj, ofte kun universitataj diplomoj, demisias post kelke da monatoj aŭ foriras post nur kelkaj tagoj – malgraŭ tio, ke la laborkondiĉoj signife pliboniĝis.

Talentaj

Salajroj pli altas, laboristoj ricevas foje senpagajn manĝaĵojn kaj loĝejojn, tamen ofte ne eblas allogi stabanojn. Antaŭ du jardekoj la situacio malis. Kiam kompanio serĉis dungotojn, prezentis sin granda nombro de taŭgaj kaj talentaj kandidatoj.

Sed la situacio ŝanĝiĝas favore al la kompanioj. Pro scienca kaj teĥnika progreso maŝinoj pli kaj pli plenumas la laboron. Do grandnombre ne estos bezonataj tiom da laboristoj.

Xu JINMING/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj

La rezulto de ampleksa esploro ĵus publikigita defias unu el la pli konataj asertoj pri prevento de korvaskulaj malsanoj. Reekzameninte la rilaton inter saturitaj grasoj kaj kormalsanoj, la sciencistoj konkludis, ke ne ekzistas definitiva pruvo, ke la manĝado de viando, butero aŭ fromaĝo estas malutila por la koro. Ili konkludis ankaŭ, ke neniu havas definitivan certecon, ke la tiel nomataj „bonaj grasoj” (teknike la nesaturitaj kaj ĉefe la poli-nesaturitaj aŭ plurloke nesaturitaj), troveblaj ene de olivoleo, avokado kaj migdaloj, reale protektas la koron kiel kredate.

La esploron, publikigita en Annals of Internal Medicine – unu el la plej gravaj sciencaj periodaĵoj en la mondo – plenumis internacia teamo de sciencistoj el la Universitato de Kembriĝo, en Anglio. La aŭtoroj traserĉis 72 sciencajn artikolojn verkitajn en 18 malsamaj landoj kun informoj kolektitaj pri ĉirkaŭ 600 000 pacientoj.

Biskvitoj

La esploristoj analizis ne nur la dieton, kiun la partoprenantoj sekvis, sed ankaŭ la koncentritecon de graso en ilia sango. Ili konkludis, ke la nuntempaj donitaĵoj ne klare kaj ne vere subtenas la rekomendojn, kiuj favoras la konsumadon de poli-nesaturitaj grasoj kaj paralele subtenas la evitadon de la poli-saturitaj. La sola konsilo konfirmita de la ĵusa revizio rilatas al la evitado manĝi transajn grasojn (nesaturitajn grasojn arte kreitajn), kiuj troviĝas en malkreskanta nombro da biskvitoj, glaciaĵoj kaj fritaĵoj.

Apopleksio

Saturitaj grasoj delonge estis asociataj al korvaskula risko, ĉar ili pliigas la kvanton de „malbona” kolesterolo en la vaskuloj, plialtigante tiumaniere la probablojn de infarkto kaj apopleksio. Surbaze de tiuj ĉi novaj konkludoj, la sciencistoj rigardas necesa iun revizion de la nunaj rekomendoj.

Inversaĵo

Lastatempe, aliaj fakuloj ekdiskutis la efektivan valoron de grasoj en la disvolviĝo de korvaskulaj malsanoj. Artikolo publikigita en Brita Medicina Revuo konkludas, ke la rekomendo malaltigi la konsumadon de saturita graso kaŭzis laŭ novaj pruvoj pligrandiĝon de risko pri kormalsano. Por pruvi la tezon, la aŭtoro de la artikolo menciis la evoluon de la problemo en Usono. En tiu lando, la enkonduko de kalorioj devenantaj de grasoj ja malaltiĝis je ĉirkaŭ 40 % en la lastaj 30 jaroj. Tamen, la dikeco de ordinaraj homoj paradokse kreskis en tiu sama periodo. Unu el la klarigoj pri la priskribita inversaĵo estas la fakto, ke la nutraĵo-industrio „ekvilibrigis” la konsumofalon de graso per la utiligo de pli kaj pli da sukero.

Kulpo

Dume, fakuloj pri kardiologio ne intencas ŝanĝi la rekomendojn pri limigo koncerne manĝadon de nutraĵoj riĉaj je saturita graso. Nuntempe oni akceptas, ke maksimume 5 % el la energia totalo koncerne 2000-kalorian dieton devenu de tiuspecaj nutraĵoj. Sciencistoj interkonsentas, ke la kulpo ne kuŝas malantaŭ unu aparta nutraĵo: tial estas grave sekvi sanan kaj diversigitan manĝomodelon.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Antikva lingvo por moderna lando

En la momento, kiam mi ekverkas ĉi tiun artikolon, la popolo de Skotlando (de kiu venis miaj gepatroj) anticipas gravan okazon, nome referendumon por decidi, ĉu la norda regno forlasu la britan regnaron (Unuiĝintan Reĝlandon) kaj refoje estu sendependa ŝtato. Jam en la jaro 1998 la antikva parlamento de Skotlando, abolita en 1707, estis restaŭrita, kvankam nur kun loka aŭtonomia povo.

Laŭ opinioj aperintaj en la populara gazetaro, la ŝanco obteni jesan decidon per la referendumo ne estas granda pro la supozeble granda nombro de la homoj, kiuj volas reteni Brition unuiĝinta. Tamen la fakto, ke la plej forta politika partio kun majoritato en la edinburga parlamento estas la Skota Nacia Partio, donas esperon al tiuj, kiuj deziras sendependecon.

Se la rezulto de la referendumo estos jesa, estiĝos aliaj gravaj demandoj, ekzemple pri la valuto, ekonomio, defendo, proprietaĵo – kaj nelaste pri la statuso de la lingvoj parolataj en Skotlando. (Pri juro, klerigsistemo kaj monbiletoj oni ne bezonos diskuti, ĉar Skotlando delonge havas siajn proprajn, tre malsamajn ol la anglaj.)

Lingvoj

La ekzistanta skota parlamento iugrade oficialigis la gaelan lingvon. Oni rajtas paroli ĝin en la parlamento (nuntempe nomata „asembleo”) kaj klerigi la infanojn per ĝi. Multe da oficialaj ŝildoj, lok- kaj strat-nomoj, samkiel anoncoj, estas dulingvaj (la du lingvoj estas la gaela kaj la angla). Aliflanke, la tria lingvo parolata en Skotlando, t.e. la malalteja skota (pli bone konata kiel la lingvaĵo de la nacia poeto Robert Burns), ne estas oficiale agnoskita, kvankam temas pri idiomo de la plimulto de la skotoj, kiuj loĝas en la malaltejo.

Ĉi tio iom ĉagrenas la skote parolantojn, sed oficialigo de la skota estigus pli da problemoj, ol ĝi solvus. La skota ne estas normigita idiomo: ekzistas diversaj dialektoj. Simile al la svisgermana, ĝi estas buŝa lingvo kaj neofte estas skribata, krom por poezio.

Plie, preskaŭ neniu, escepte de anoj de la Skota Lingva Asocio kaj kelkaj verkistoj kaj poetoj, uzas iun puran skotan lingvaĵon. Ordinaraj skotoj tiom intermiksas anglajn kaj skotajn esprimojn dum sia parolado, ke iu germana kritikanto (H. Kloss) ne tute malprave priskribis la skotan kiel Halbsprache, do „duonlingvon”. Tamen, en multaj dulingvaj kaj plurlingvaj landoj, intermeto en la paroladon de vortoj el la majoritata lingvo estas sufiĉe ofta kutimo.

La gaela

En la pasinteco, oni ofte asertis, ke la gaela, kiu estas tre antikva lingvo, ne taŭgas kiel komunikilo en moderna mondo. Mi iam korespondis kun angla esperantisto loĝanta en Irlando, kiu respondis al invito partopreni lingvan konferencon eksterlande per kontribuo pri la irlandgaela lingvo. Mi protestis per letero, kiun mi sendis al li, ĉar li skribis al la organizanto de la konferenco, asertante, ke „la gaela estas primitiva lingvo, en kiu oni eĉ ne kapablas paroli pri komputiko”. Tio ŝajnis al mi tre stranga interpreto de la koncepto „primitiva”. Unue, tio ne veras, kiel ajna persono povas konstati per vizito al universitato en Irlando; kaj due, multe da tute „neprimitivaj lingvoj”, ekzemple la germana, uzas anglan terminaron (ekzemple: „computer”), kiam temas pri komputiloj. Do la aserto – eĉ se ĝi estus vera – pruvas absolute nenion.

En nia familio ni kutime parolas ne la irlandgaelan, sed la parencan kaj samdevenan skotgaelan, kaj mi antaŭ nelonge decidis entrepreni la taskon demonstri, ke la gaela – kaj precipe ĝia skota varianto – kapablas plenigi ĉiujn postulojn de la moderna vivo. La vorttrezoro de la gaela estas riĉega, ege esprimpova kaj abunda en ĉiu fako de la homa aktiveco. La plej granda kaj respektata vortaro de la lingvo, tiu fare de Edward Dwelly, enhavas terminaron kaj esprimojn por ĉiu aspekto de la vivo, la naturo, la tekniko, la scienco, la kulturo ktp.

Simile, la centjara antologio An Tuil [an tujl] (Tajdo), eldonita en 1999 kaj ampleksanta la tutan gamon de la gaela verkaro ekde la komenco de la 20a jarcento, montras, kiumaniere kaj kiom la lingvo disvolviĝis kaj moderniĝis dum tiu periodo. Uzante la vastan nombron da radikoj, afiksoj kaj partikuloj, oni facile povas formi nenombreblan kvanton da vortoj, iom simile al la eblo de la islanda lingvo, kiu apenaŭ uzas fremdajn pruntvortojn kaj esprimas ĉion per siaj indiĝenaj radikoj kaj vortaj fontoj.

Kontribuintoj al la plej grava kaj prestiĝa literatura revuo en la gaela, nome Gairm [géram] (Alvoko), kiu estis eldonata seninterrompe dum duonjarcento, montris, ke oni povas pritrakti iun ajn temon: kulturan, historian, teknikan, sciencan, filozofian, politikan, artan, muzikan, ĉion ĉi en la propra mirinda lingvo. La gaela posedas siajn proprajn terminojn por la elementoj, la kemiaĵoj, la mineraloj – kaj kompreneble por la flaŭro kaj la faŭno, la geografiaj kaj geologiaj nocioj, la botaniko kaj la astronomio – eĉ por nuklea fiziko.

Komunikilo

Mi esperas demonstri en libra formo mian tezon, ke la gaela estas tute taŭga esprimilo kaj komunikilo por nia jarcento. Dum longa tempo ĝi estis rigardata – eĉ de skotaj klerigistoj – kiel kruda lingvaĵo de needukitaj kamparanoj, kvankam iam parolantoj de la gaela lingvo – keltaj klerikoj kaj kleruloj – portis la kristanan kaj sekularan civilizacion al granda parto de Eŭropo, kiam ĝi estis pagana kaj brutala.

Dukoj

Bonŝance ne ĉiuj inter la regantaj 1 kaj influhavaj tavoloj de la skota socio, el kiuj la plimulto forlasis sian kulturon favore al la angla, sammaniere neglektis sian nacian heredaĵon. Elstara ekzemplo el la 19a jarcento estis la sepa duko de Atholl [atol] (gaele: Athall [ahal]) kaj lia filino, lordino Evelyn Stewart Murray (1868-1940), kiuj ne nur parolis kaj amis la gaelan, sed instigis ĉiujn loĝantojn en sia vasta kampara bieno fieri pri sia lingvo.

Tiu duka bieno en la bela regiono Perthshire (gaele: Siorramachd Pheairt [ŝíramaĥk fjarŝtj]) pli similis etan ŝtaton ol nuran familian proprietaĵon. Ĝi eĉ posedis, kaj ankoraŭ posedas, sian propran soldatan regimenton, la ununuran privatan armeon en la britaj insuloj, kvankam hodiaŭ ĝia funkcio estas nur ceremonia, kaj ne plu milita. La duko kutimis regali per premioj la infanojn, kiuj bone parolis la gaelan. Lordino Evelyn diligente kolektis gaelan folkloron, kiu antaŭ nelonge estis eldonita de la tiel nomata Gaela Teksta Societo. Tiun familian tradicion daŭrigis la 11a duko de Atholl, John Murray, kiu estis gael-parolanto kaj kontribuanto al la gaela revuo Gairm, kvankam li loĝis en Afriko. Bedaŭrinde li forpasis en la jaro 2012. Mi dubas, ĉu iu alia el la tre angligita nobelaro interesiĝas pri la gaela.

Se mi iam publikigos la frukton de mia kompilaĵo pri la moderna gaela, mi eble dediĉos ĝin al eventuala sendependa Skotlando.

1. En siaj memoraĵoj – Paĝoj el mia alteja taglibro – reĝino Victoria menciis, ke ŝia edzo, la princo Alberto, kiu estis germano, provis lerni la gaelan. Iom kurioze, kvankam en Britio la gaela lingvo estis longe malestimata kaj eĉ malpermesita, lertuloj kaj aliaj lingvoŝatantoj en Germanio kaj en Skandinavio daŭre interesiĝas pri ĝi. Unu el la plej bonaj kaj lastatempaj verkoj por lerni la modernan gaelan estas la libro (kun kompakta disko) Lehrbuch der schottisch-gälischen Sprache, fare de Michael Klevenhaus (Hamburg, Buske, 2009).
Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Laste (ĉu?) pri scienco kaj religio

Neniam venis al mi en la kapon la ideo „kritiki” sciencon. Dum 25 jaroj mi estis instruisto, unue pri kemio kaj poste pri komputscienco. Mi do havas la esperon iomete kompreni pri scienco (kompatindaj estus miaj gelernantoj, se ne ...).

Dentisto

Mi ja sufiĉe fidas je scienco: se ne mi ne kuraĝus sidi ĉe la dentisto, mi devas konfesi. Se oni atente legas la artikolon, oni vidas, ke mi plendas nur pri tio, ke de religio oni petas certecon tian, kian neniu homo mense sana kuraĝus peti de scienco. Kompreneble scienco neniam atingos la staton de plena pruvo, kaj tio tute ne estas malforto (kaj, laŭ mia gusto, estas pli bone tiel, ĉar ĉiam staros antaŭ nia menso defioj). Ne hazarde la ĉarma Pastro Brown (dankon, s-ro Chesterton) atentigis pri tio, ke kritiki racion estas karakterizaĵo de malbona teologio.

Fido

Mi ripetas: Dio ne estas ŝtopilo nepre uzenda ĉie, kie scienco ankoraŭ havas nenion por diri, nek scienco turniĝu en religion (afero eĉ pli malbona, miaopinie). Ili ne uzurpu funkciojn, ne kunpuŝiĝu, ne subpremu unu la alian. Kurioze, scienco kaj religio similas unu la alian pro tio, ke ambaŭ ripozas sur ia fido. Scienco postulas de ni du grandajn elmontrojn de fido: unue kredi, ke la universo estas kohera, kaj due, ke ĝi estas por ni komprenebla. Neniu supera instanco certigis nin pri tio: tion ni supozas kaj akceptas; ĝis nun ĉio bone funkcias, kaj kompreneble ni same agos estonte.

Aksiomoj

Laŭ vi, „Religiaj asertoj siaflanke baziĝas ĉefe sur subjektiva kredo, ne sur faktoj kaj logikaj konkludoj”. Eble vi iomete miskomprenas religion. Religioj estas same logikaj, kiel kiu ajn scienco, kondiĉe ke oni akceptu iliajn aksiomojn (laŭ PIV: aserto, apartenanta al certa aro da asertoj, kiun oni ne pruvas, sed el kiu sekvas per matematikaj pruvoj ia teorio). Pri la rolo de subjektiveco en sciencoj, ajna lerta historiisto de sciencoj havus multon direndan, tutcerte.

Feinoj

Krome: ne pensu, ke nur tio, kion oni kapablas mezuri, estas afero vera, „ne subjektiva”. Amo, bono, malbono estas ege subjektivaj, sed mi povas aserti al vi, ke ili estas sufiĉe realaj. Kiom pezas penso? Ĉu oni sukcesis esprimi matematike simfonion de Betoveno? Tikla vorto, „subjektiva”. Ne ĉio ĉiam pruveblas. „Ne eblas pruvi, ke akiritaj trajtoj ne heredeblas. Samkiale, oni ne povas pruvi, ke ne ekzistas feinoj” (Dawkins, La blinda horloĝisto).

Entrudulo

„Do, se scienco okupiĝas pri la esplorado de la tuta universo, pri kiu afero okupiĝas religio?”. Interese. Neniel la sinteno de scienco aŭ de religio estu: „Mi okupiĝas pri tio ĉi, do prefere iru for, entrudulo”. Ili ambaŭ faras demandojn, nur el diversaj vidpunktoj. En la pasinteco religio provis regi unusola. Scienco bonvolu ne ripeti la saman eraron. Nu, la diskuto evidentiĝis multe pli interesa ol mia artikolo! Ĉu ni petu de la kelnero alporti trian trinkaĵon?

Alberto GARCÍA FUMERO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La hejmo: por virinoj la plej malsekura loko

Dum 2012 preskaŭ duonmiliono da homoj (437 000) tra la mondo perdis sian vivon rezulte de murdoj. Tion raportis en Vieno la Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado de Unuiĝintaj Nacioj (UNODC).

Ĉirkaŭ 80 % de la viktimoj de murdoj kaj 95 % de la krimuloj estas viroj. Preskaŭ 15 % de ĉiuj murdoj okazas sekve de perforto en la familio (63 600). En la plimulto de tiaj kazoj, preskaŭ 70 %, la pereintoj estas virinoj.

Do por virinoj la hejmo povas esti la plej danĝera loko. Tio estas aparte kortuŝa, ĉar tiuj, kiuj devas defendi siajn proksimulojn, estas iliaj murdintoj. Pli ol duono de ĉiuj viktimoj estas malpli-ol-30-jaraj, el kiuj infanoj en aĝo ĝis 15 jaroj estas iom pli ol 8 % de ĉiuj murdoj (36 000).

Regiona situacio

Preskaŭ 750 milionoj da homoj loĝas en landoj kun alta nombro de murdoj, nome en norda kaj suda Ameriko kaj en Afriko. Tio signifas, ke preskaŭ duono de ĉiuj krimoj okazas en landoj, en kiuj troviĝas 11 % de la monda loĝantaro. Aliaflanke estas tri miliardoj da homoj, ĉefe en Eŭropo, Azio kaj Oceanio, kiuj loĝas en landoj kun relative malalta nombro de murdoj.

Averaĝe tra la mondo estas murdataj 6,2 homoj je ĉiuj 100 000 loĝantoj. Tamen en Afriko kaj centra Ameriko la cifero estas pli ol kvaroble alta (respektive 30 kaj 26 pereintoj el ĉiuj 100 000 homoj).

Maltrankvilige estas, ke murdoj en norda kaj orienta Afriko kaj la suda parto de Azio kreskas pro socia kaj politika malstabileco. Tamen en suda Afriko duoniĝis inter 1995 kaj 2012 la nombro de murdoj, de 64,5 ĝis 31 el 100 000 homoj.

La aŭtoroj de la esploro notas, ke en Ameriko 30 % de la murdoj faris bandoj kaj organizitaj grupoj. En Eŭropo kaj Azio tiu cifero ne superas 1 %.

Kaŭzoj de murdado

Konsumado de alkoholaĵo kaj/aŭ de malpermesitaj narkotaĵoj pligrandigas la riskon de murdo. En iuj landoj ĉe pli ol duono de la murdoj la krimuloj agis sub influo de alkoholo. Kvankam la efiko de malpermesitaj narkotaĵoj estas malpli bone dokumentita, kokaino kaj stimuliloj de amfetaminaj specoj estis ligitaj al perforto kaj murdo.

Pafarmiloj estas la plej vaste uzataj murdiloj, en kvar el dek murdoj en la mondo. Ĉirkaŭ kvarono de la viktimoj estas murditaj per klingoj kaj akraj objektoj kaj iom pli ol triono mortis rezulte de aliaj perfortaj manieroj (sufokado, venenado k.a.).

Notite estas, ke pafarmiloj estas disvastigitaj precipe en Usono, kie du trionojn de la murdoj oni faras per pafiloj. Akrajn objektojn oni uzas plej ofte en Eŭropo kaj Oceanio.

Tutmonde pro intenca murdo estas 43 kondamnitoj kontraŭ ĉiuj 100 murdoj. Tamen tiu nombro diferencas tra la mondo kaj konsistigas 24 % en Ameriko, 48 % en Azio kaj 81 % en Eŭropo.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉiam eblas revi ...

… pri laŭroj

Gratulojn al la gazetoj Washington Post kaj Guardian, kiuj en aprilo ambaŭ ricevis la plej prestiĝajn usonajn ĵurnalismajn laŭrojn, nome la premion Pulitzer.

La du gazetoj – unu usona, la alia brita – estis premiitaj pro siaj raportoj pri la agado de la usona Nacia Sekureco-Agentejo (NSA) surbaze de t.n. likigoj fare de Edward Snowden.

Snowden montris interalie, kiom la agentejo, subtenata de paralelaj organizaĵoj, ekzemple en Britio, spionadis telefonajn kaj aliajn komunikaĵojn ne nur de ordinaraj civitanoj sed ankaŭ de ĉefoj (ekzemple Angela Merkel) de laŭsupoze amikaj kaj samaliancaj ŝtatoj.

Hodiaŭ Washington Post kaj Guardian: ĉu morgaŭ – kia bela revo! – MONATO? Dubinde ... sed kia propaganda pluso por Esperanto!

Bedaŭrinde, malgraŭ korespondantoj en multaj landoj (verŝajne pli ol disponeblas al multaj naciaj gazetoj), mankas al MONATO la financaj rimedoj por subteni longajn kaj temporabajn esplorojn en la sekretaj, senlumaj keloj de registaroj kaj grandaj kompanioj, protektataj de densa leĝaro kaj alte salajrataj advokatoj.

Pli grave, ni ne estas profesiaj ĵurnalistoj aŭ esploristoj. Ni havas aliajn postenojn, pri kiuj ni dependas por surtabligi nian ĉiutagan panon; ni havas familiajn, sociajn kaj aliajn devojn kaj respondecojn. Tamen tutcerte, sub niaj nazoj, estas sekretoj, kies gardistoj ne volas, ke tiuj estu publike ekzamenataj.

Baza maksimo ĵurnalisma estas la jena: se iu, ie, deziras ion kaŝi, jen ĵurnalismo: ĉio alia estas reklamado. Pripensu: la registaro, regiona parlamento, anoncas vastan projekton, kiu kreos centojn da laborlokoj. Bone ... jen novaĵo, nepre raportinda en novaĵ-bulteno. Tamen samtempe temas pri reklamado: vidu, kiel ni helpas niajn civitanojn, ilin subtenas ktp.

Aliflanke, kiam oficialulo, funkciulo, respondas al demando per „Komenti mi ne volas”, tiam jukas la ĵurnalista nazo: jen iu, kiu volas ion kaŝi ... do kial?

Mi ne tiel pledas por artikoloj pri konspirteorioj. Ilin ni lasu al la interretaj forumoj kaj al tiuj, kiuj havas tro da tempo por teoriumi, maltro da pacienco por funde esplori.

Tamen ĉu ne estus bone, se iam MONATO povus malkaŝi al la mondo grandan publikan skandalon, krimaron kaŝitan, trompadon, kaj tiel kontribui al pli malfermita, pli justa mondo? Jen ... premion Pulitzer mi enmense vidas, preskaŭ flaras, tuŝas.

Intertempe ĉiam eblas revi.

… kaj pri flaŭroj

Revemuloj estas ankaŭ membroj de la brita konservativa registaro, kiuj subtenas novan altrapidecan trajnlinion por kunligi la ĉefurbon Londono kun provincaj grandaj urboj en la nordo de Anglio.

Britio havas nur unu tian linion (kontraste kun ekzemple la franca reto), nome tiun inter la submarkola tunelo kaj Londono. Proponata nun estas nova linio, kiu kontraŭ miliardoj da pundoj ebligos ekzemple al komercisto en Manĉestro atingi la ĉefurbon eventuale 20 minutojn pli rapide ol nun.

Ĉu necese? Britio estas dense loĝata insulo kaj konstrui tian fervojon signifos detrui ne nur centojn da hejmoj en la metropoloj, sed ankaŭ atenci florojn kaj flaŭrojn de la angla kamparo.

Kontraŭuloj atentigas, ke estus pli saĝe elspezi la monon por plibonigi la ekzistantan reton favore al ordinaraj vojaĝantoj, nek alte salajrataj nek jam dorlotataj. Cetere la nunaj planoj enhavas truon: ne eblos trajni ekzemple el norda Anglio rekte al Bruselo aŭ Parizo. Ankoraŭ necesos trajnŝanĝi en Londono.

Certe mi, kiu forte subtenas fervojojn, pli entuziasmiĝus pri la projekto, se mi povus veturi rekte el mia norda regiono al Belgio aŭ Francio kaj tiel eviti Londonon. Se ne, mi konkludos simple, ke la proponata fervojo estas vanteco-projekto, kiu enŝutos monon en la poŝojn de konstrufirmaaj amikoj de la registara, konservativa partio.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amikaj registaroj

Sekureco, defendo, ekonomio, energio kaj kunlaboro troviĝis inter la ĉeftemoj traktataj en aprilo dum kunsido de la slovaka kaj ĉeĥa registaroj.

Slovakio kaj Ĉeĥio volas komune defendi la aerspacon de ambaŭ ŝtatoj per novaj radaraparatoj, plibonigi la kvaliton de limregionaj aŭtoŝoseoj kaj kunbatali kontraŭ impostaj fraŭdoj.

Rezulto

La konkreta rezulto de la kunsido, okazinta en la slovaka urbeto Skalica (ĉ. 90 km okcidente de la ĉefurbo Bratislavo), estas memorando pri kompreno inter la ministerioj pri defendado kaj protokolo pri kunlaboro de la eksterlandaj ministerioj.

Jen la dua interregistara kunsido. La unua okazis en 2012, la venonta okazos en 2015 en Ĉeĥio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stire al sekureco

Pli da sekureco postulas tram- kaj bus-stiristoj en la aŭstra ĉefurbo Vieno. Multiĝis insultoj kaj atakoj dum la lastaj jaroj, kaj nun la stiristoj protestas kontraŭ siaj laborkondiĉoj.

Okazis do ne striko, sed informa kunveno en aprilo, kiam kunlaborantoj de Vienaj Linioj insistis, ke ili volas stiri siajn veturilojn en ŝloseblaj kajutoj. Krome, busoj, tramoj kaj metrooj estu ĉiam kontrolataj per kameraoj.

Pasaĝeroj ĝenerale subtenas la stiristojn. Parolisto de Vienaj Linioj diris, ke ĉiuj postuloj estas jam nun realigataj, sed ilin plene efektivigi daŭros jarojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De bretoj al ŝrankoj

Ĉu vi havas legitajn librojn kaj ne plu spacon sur viaj librobretoj? Ĉu neniu antikvaĵisto volas ilin aĉeti? Ĉu al neniu vi povas ilin donaci?

Do iru al unu el la malfermitaj libroŝrankoj, kiuj staras kelkloke en Vieno. Enmetu librojn, prenu aliajn, senpage, tagon kaj nokton. Estiĝas ekvilibro el dono kaj preno.

Asocio

Sed – ho ve! Vento kaj pluvo, brutalaj analfabetoj kaj stultaj ebriuloj fojfoje damaĝas tiujn kulturajn instalaĵojn. Tial estis fondita asocio, kiu kolektas donacojn kaj de tempo al tempo riparas la kestojn.

Intertempe eĉ en la viena medicina universitato staras unu el tiuj ŝrankoj. Studentoj enmetas kaj elprenas uzitajn librojn kaj manuskriptojn, tiel ŝparante monon.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekspozicio okulfrapa

Gazetara konferenco en la Muzeo pri Aplikita Arto en Vieno. Mi eniras la salonon. Kelkajn minutojn la okulo bezonas por adaptiĝi al la malhelo.

Poste iĝas ŝajne pli kaj pli hele kaj la ravaj koloroj de la „orientaj” tapiŝoj ekbrilas. Oblikve ili ŝvebas, tenate de ŝtalaj kabloj, fiksitaj sur nevideblaj aluminiaj platoj sub la tapiŝoj.

La muzeo posedas unu el la plej gravaj kolektoj de tapiŝoj en la mondo. La 30 plej belaj kaj interesaj estas nun nove ekspoziciataj.

Ĉasista tapiŝo

Okulfrapas la pli ol ses metrojn longa viena ĉasista tapiŝo el la 16a jarcento, la silka mamluka tapiŝo (Kairo, fine de la 15a jarcento) kaj la hinda bildtapiŝo kun pejzaĝo kaj birdo-paroj (Lahore, ĉ. 1600).

Sur la plafono pendas moderna teksaĵo de Füsun Onur (naskita en 1938 en Istanbulo). Ŝi elektis por ĝi anĝelon, konatan en multaj religioj kaj aperantan ankaŭ sur kelkaj tapiŝoj. Onur reprezentas la feminisman avangardon de la 1960aj kaj 1970aj jaroj.

La muzeo (germane Museum für Angewandte Kunst) troviĝas en Vieno, unua distrikto, Stubenring 5. Malfermita ĝi estas ĉiutage krom lundo. Senpaga eniro marde 18-22h.

 
Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dank' al bank': kleriga katastrofo

Ne plu toleras aŭstroj la vortojn Hypo Alpe-Adria. Temas pri la plej granda banko-skandalo en Aŭstrio dum la lastaj jardekoj. Rezulte la ŝtato devas ŝpari, nun ankaŭ ĉe klerigado, por eviti tro grandan buĝetan deficiton.

Tiun bankon unue posedis la aŭstra federacia lando Karintio (Kärnten). En 2007 ĝi vendiĝis al la germana Bayerische Landesbank (Bavaria Landa Banko). Pro ampleksa komercado, parte en orienta Eŭropo, laŭdire akompanata de korupto kaj spekulacio, du jarojn poste mankis la necesa propra kapitalo.

Miliardoj

Minacis la konkurencantoj. Tial la respubliko Aŭstrio centelcente transprenis la bankon. Por resanigi la bankon bezonatas kelkaj miliardoj da eŭroj. Tiu giganta sumo mankas nun en la ŝtata buĝeto.

Do ĉiuj ministroj devas ŝpari. La ministrino pri instruado kaj virinaj aferoj devas redukti sian buĝeton je 60 milionoj da eŭroj en 2014 kaj denove en 2015. Tio signifas: malpli da instruistoj, malpli da instruaj horoj kaj pli da gelernantoj en unu klaso.

La koncerna sindikato – kaj multaj aŭstroj – nomas tion „kleriga katastrofo”. Ili dissendis sloganon: „Mono por klerigado, ne por bankoj”. Ĉu pli bone bankrotigi la fian bankon?

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mildas la vintro, mildas la fakturoj

En Aŭstrio la kvare plej varma vintro de pli ol cent jaroj – la sekvoj estas ĉefe favoraj.

En normala vintro bezonatas multe da salo kaj ŝtonetoj por ebligi sekuran aŭtotrafikon. En la pasinta vintro maloftis neĝo kaj glacio. Tial oni ŝparis 22 milionojn da eŭroj por materialo kaj laborpagoj. Salon kaj ŝtongruzon oni ja povas uzi venontan vintron.

Nafto

Krome ĉiu hejmo ŝparis 100 eŭrojn pro la pli malaltaj hejto-kostoj. Sume por Aŭstrio tio estas 370 000 000 eŭroj. Tio signifis malpli da importitaj nafto kaj tergaso. Plia sekvo estis draste falantaj energio-prezoj.

Ebla plia rezulto: la gripo kaj gripecaj infektoj maloftis dum la malvarma sezono.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fundamento de la moralo

Via maja numero frontpaĝis kun granda foto de militista tombejo kaj titolo pri la unua mondmilito. Sed io perturbas min: la tombo montrata ĉe la malfono estas de iu, kiu naskiĝis en Novjorko la 3an de januaro 1919 ... Ĉu ne temas pri tombejo de la dua mondmilito?

Pri „El mia vidpunkto” en paĝo 5. Iom malserenigas min tiu teksto. Unue oni scias, ke estas ĉiam trompoj, kiuj „ludas” sur la kompatsento de naivuloj. Sed ne eblas konjekti pri kazo kun tiu simpla ĝenerala scio. Cetere estas bone konate de ĉiuj, kiuj korespondis kun afrikaj esperantistoj, ke ili ĉiam emas peti monon (ili eĉ mem scias, unu el miaj korespondantoj diris, ke „blankuloj ne volas korespondi kun afrikanoj, ĉar nigruloj ĉiam petas monon, kaj blankuloj ofendiĝas pro tio”), eble pro tio, ke ili estas alkutimiĝintaj vidi karitatajn asociojn el Eŭropo, kiuj donas, kaj tiel imagas, ke ĉiuj eŭropanoj estas riĉaj kaj donas monon. Ĉiuokaze tiu emo ne signifas, ke ili mensogas kaj trompas, sed ke ili esperas, ke „blankulaj” esperantistoj eble respondos favore.

Pli grava estas la eterna hipokrita parolo, ke oni ne donu al almozpetantoj, ĉar ili aĉetos alkoholaĵon per tio (kaj do? se nur tion ili havas por dronigi sian malesperon?). Mi opinias iom malhumana tiun devigan bonpensulan asketismon trudatan ... al aliuloj.

Fakte antaŭ almozulo, anstataŭ „ŝtonkore ignori, fiksante la rigardon sur fora objekto”, sufiĉas al si meti la demandon: se mi estus en sama situacio kiel li, mi ja estus kontenta, se oni donus al mi! La konkludo estas rekta. Estas la eterna kaj plej fundamenta bazo de la moralo!

Roland PLATTEAU
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Platteau el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Opinio de simpla ukraino

Mi ĉiam multe atentis eventojn, kiuj okazis en la mondo. Mi ĝojis, ke similaĵoj ne okazas ĉe mi, en Ukrainio. Tamen ...

Mi certas, ke nuntempe multaj homoj en Eŭropo – kaj ne nur tie – atentas la eventojn, kiuj okazas en Ukrainio. Sed de kie ili ĉerpas novaĵojn? Ĉu ĉiuj fontoj prezentas la tutan veron?

Aperas do la demando: kiun kredi aŭ ne kredi? Ni komencu ĉe Krimeo. Prezidanto Putin kaj liaj subtenantoj deklaras, ke Krimeo ĉiam apartenis al Rusio. Sed ni provu iom fosi en la historio. Nur en 1783 la carino de Rusio, Jekaterina 2a, subskribis manifeston pri aligo de Krimeo al la rusa imperio.

Ĝis tiam la duoninsulo neniam apartenis al Rusio, ĉar ĝi estis tatara. Necesas ne forgesi, ke en 1944 ĝuste la rusa imperio (pli ĝuste Sovetunio kun ĉekape Stalin) iniciatis deportadon de krimeaj tataroj for de iliaj hejmoj. Eble ni povas konsenti, ke tamen la urbo Sebastopolo estas vere rusa urbo. Fondita ĝi estis en 1783 laŭ ordono de Jekaterina 2a.

Referendumo

Ĉu ni povas kredi, ke vere pli ol 80 % de la loĝantoj de Krimeo partoprenis la referendumon en marto 2014? Oni scias, ke krimeaj tataroj bojkotis la referendumon (ankaŭ en 1991 ili bojkotis la tiaman referendumon). Ankaŭ eble sufiĉe multaj de krimeanoj tute ne partoprenis la martan referendumon.

Ĉu sekve denove temas pri falsado? Parolante kun krimeanoj, mi konstatis, ke vere multaj el ili estis, kiel oni nun mencias, „porrusaj”, mi tamen estas preskaŭ certa, ke ne 80 % partoprenis la referendumon, sed multe malpli. Kaj la nuna elmontrado de militpotenco fare de Rusio ĉelime kun Ukrainio – ĉu tio ne estas premo al Ukrainio?

Nun aperas en Ukrainio tiel nomata „varmega punkto”, nome en la nord-orienta parto (la regionoj Luhansjka, Donecjka, Ĥarkivsjka). Kaj denove Putin anoncas: „Ni pretas helpi al rusparolantaj civitanoj”. Sed ĉu la rusparolantoj iam petis pri helpo?

Lingvo

Laŭ nacieco mi estas ruso. Mia gepatra lingvo estas la rusa. La ukrainan mi posedas sufiĉe malbone. Sed mi plurajn jarojn laboras, instruante en la rusa lingvo, same kiel multaj el niaj instruistoj. Nenian premon flanke de oficialuloj ni sentis. Nun oni anoncas, ke plimulto de la lokaj loĝantoj esprimas sin por Rusio.

Tamen mi observas, ke tiuj „multnombraj” homoj estas nur kelkcent, eble mil. Sed en mia urbo loĝas pli ol unu miliono da homoj. Kion do eblas opinii pri la ceteraj? Laŭdire, la protestantoj estas senlaboruloj pagataj por dissemi malkontenton.

Kaj laste. Denove ni prifosu la historion. Efektive Rusio devenas de Ukrainio. Komence ekzistis la lando „Kijiva Rusj” kun ĉefurbo en Kijiv, kiu aĝas pli ol 1500 jarojn. Moskvo estis fondita nur en 1147.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Retumado rejunigas

Oni apenaŭ povas kontesti la aserton, ke Interreto estis la plej granda revolucio en la homa vivo ene de la lastaj jardekoj. Nuntempe, oni malfacile povus imagi la ĉiutagecon sen ĝi. Rilate la sanon de ĝiaj uzantoj, la opinioj ja varias. Pasigi longajn horojn antaŭ la komputila ekrano, laŭ pluraj, damaĝas la okulojn, la humoron, la vertebraron. Tiu kutimo kontribuas interalie al malpliiĝo de korpaj ekzercoj, ĉe infanoj kaj ne nur.

Depresio

Tamen lastatempe unu plia poento aldoniĝis al la favoraj indikoj pri uzado de la reto. Nova esploro efektivigita en Usono, ĉe maljunaj homoj, montris, ke la utiligo de Interreto helpas malpliigi kazojn de depresio. La studon publikigis la medicina retejo medscape.com. Oni analizis dum jaroj la san-staton de miloj da olduloj (pensiuloj, pli precize, ne loĝantaj en maljunulejoj) kaj submetis ilin al aparta demandaro. 30 elcentoj inter ili estis uzantoj de Interreto. Oni kalkulis, ke, ĉe tiu kategorio, la risko de depresio estas malpli granda je 33 procentoj kompare kun la personoj, kiuj ne retumas. Ŝajnas, ke la kaŭzo estas, ke – ne mirinde, aliflanke – perretaj kontaktoj malpliigas aŭ neniigas la izolitecon, aldonante novajn interesojn kaj novan entuziasmon al onia ĉiutaga vivo.

Tabulaj komputiloj

Oni kredas, ke maljunaj homoj trovas pli da embaraso, dum komputilumado, ol junuloj kaj infanoj, kaj tia ja estis la realo ĝis antaŭ nelonge. La esplorado montris, tamen, ke maljunuloj klopodas kaj ofte sukcesas superi tiun baron: ne hazarde partoprenis la studon homoj 80- , 90- kaj eĉ 100-jaraj, kiuj tre kontente retumas. Vekas scivolon ankaŭ tio, ke maljunaj homoj preferas uzi, laŭ la esploristoj, tabulajn komputilojn anstataŭ porteblajn aŭ surtablajn maŝinojn. Tio okazas pro kialoj ligitaj al la pezo kaj al la transportebleco de la retum-iloj.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grava elemento de monda nestabileco

Antaŭ 100 jaroj separistoj batalantaj por la sendependeco de Bosnio kaj Serbio el la aŭstra-hungara imperio kaŭzis la morton de Ĉefduko Frederiko Ferdinando. Tiel ili ĵetis Eŭropon kaj la mondon en periodon de nestabileco, krizoj kaj militoj neniam antaŭe viditaj en la historio de la homaro.

Nun, dum la centjariĝo de la komenco de la unua mondomilito, nova movado serĉanta aŭtonomion igas Eŭropon kaj la mondon rememori, kiel separismo povas esti faktoro por malstabiligi aferojn geopolitikajn kaj ekonomiajn.

La decido de Krimeo apartiĝi de Ukrainio kaj aliĝi al Rusio obeas la forton kaj la distingeblajn motivojn de klasikaj separismaj movadoj. Ĉi-okaze, tamen, la loĝantoj de la duoninsulo ne volas sendependecon. Sed la rezultoj povas esti tiel katastrofaj kiel iu ajn alia tradicia separismo.

La deziro de la duoninsulanoj elekti propravole la sorton de la regiono, kie ili vivas, influos ne nur la mapon de Orienta Eŭropo. Ilia sukceso revigligos aliajn okcidentajn grupojn kun la intenco redesegni la mondan mapon.

Tamburas

En Eŭropo tri regnoj nuntempe frontas la kreskantan premon de siaj loĝantoj favore al sendependiĝo. Skotlando decidos en septembro, ĉu resti membro de la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Nord-Irlando; Katalunio pliintensigas la premon por apartiĝi de Hispanio; kaj eĉ la romantika Venecio tamburas apartiĝon disde Italio.

Aliflanke de Atlantiko, la franclingva kanada provinco Kebekio provas plian fojon fariĝi la plej nova nord-amerika regno. Pli ol antaŭe, separismo montriĝas afero ne nur afrika aŭ azia.

La longdaŭra intereso de Eŭropa Unio estas konservi la postmilitan ordon, kie landlimoj estas bone difinitaj, kaj kie teritoriaj postuloj ne estu perforte decidataj.

Krimeo ne voĉdonis por fariĝi pli libera, kiel en klasikaj separismaj movadoj, sed anstataŭe por esti argumenteble malpli libera sub la regado de Rusio. Rusoj, pafinte eĉ ne unu solan kuglon, tiel aneksis al si regionon, kie situas historia haveno de ilia mararmeo.

Postulas

Ene de la Rusa Federacio, en la Norda Kaŭkazio, ribelaj movadoj en Ĉeĉenio kaj Dagestano postulas sian propran sendependecon. Separismo supozigas la timon perdi la potencon, naturajn mediojn, impostojn kaj loĝantaron. Ne estas regno en la mondo, kiu akceptus perdi teritorion.

Antaŭ Krimeo, la lasta okazo de separismo en la eŭropa kontinento estis turmenta. Kun preskaŭ du milionoj da loĝantoj, plejparte de albana etna deveno, Kosovo ricevis defendan apogon de Nord-Atlantika Traktakt-Organizaĵo (NATO) en milito por apartiĝi de Serbio, en kiu pereis pli ol dek mil homoj.

En 2008 Kosovo deklaris sin sendependa, sed Rusio kaj Ĉinio ne agnoskis ĝian novan statuson. Okcidentaj landoj pravigis sian akcepton de la sendependiĝo per la fakto, ke la albandevena loĝantaro en Serbio vivis sub premo de la serbaj aŭtoritatoj, suferis gravajn atencojn kontraŭ homaj rajtoj, kaj estis konstantaj viktimoj de etna purigado.

Kvankam ekonomiaj argumentoj havas centran gravecon en la debato, tamen kerne de separismo rolas kulturaj, etnaj kaj historiaj kaŭzoj krom la identeca sento.

Komenciĝas

En Venecio, ĉefurbo de la norda regiono Venetio en Italio, komenciĝas iniciatoj cele al sendependiĝo kaj restarigo de la Tre Serena Respubliko de Venecio. Ties suvereneco finiĝis nur post la konkero fare de la trupoj de la franca imperiestro Napoleono fine de la 18a jarcento.

Loĝantoj de Venetio argumentas, ke la centra registaro en Romo kolektas ĉiujare de la preskaŭ kvin milionoj da loĝantoj de la regiono impostojn en sumo de 70 miliardoj da eŭroj. Ili ricevas interŝanĝe publikajn servojn egalvalorajn al 50 miliardoj da eŭroj.

Ju pli pravigebla ŝajnas la rajto de la plimulto decidi pri politikaj aliancoj laŭ sia sento de identeco, kiel okazis en Krimeo, des pli la prerogativo de memdetermino estas limigita en internacia juro. Interkonsentite estas, ke ĉio okazu ene de demokratia decidpovo, klare travidebla kaj akceptata de la centra registaro.

Aktuala ekzemplo okazas en la Unuiĝinta Reĝlando de Britio. Laŭ akordo farita antaŭ du jaroj, post longa traktado inter la brita kaj skota registaroj, en septembro okazos referendumo en Skotlando. Responde al unu sola demando la skotoj devos decidi jese aŭ nee pri la apartigo de sia lando disde unio, kiu daŭras jam 300 jarojn.

Voĉdonos

La rezulto de enketo farita en marto 2014 montris, ke 57 % de la skotoj voĉdonos nee al la apartigo, certe influate de la ekonomiaj sekvoj de la rompo kun Londono.

Oficiale britaj regantoj diras, ke Skotlando estas pli forta ene de la unio, kaj ke la Unuiĝinta Reĝlando estas pli forta kun Skotlando. La konservativa ĉefministro de Britio avertis, ke sendependa Skotlando ne plu povos uzi la britan pundon kaj certe frontos malfacilaĵojn por eniri Eŭropan Union.

Hispanio havas specialan intereson bari la aliĝon de novaj sendependaj ŝtatoj al la eŭropunia bloko. De sudo ĝis nordo diversaj separismaj movadoj aktivas en ĝia teritorio. La registaro en Madrido baris ĉiujn provojn de la aŭtonoma regiono Katalunio lanĉi sian propran referendumon.

Pro la pligraviĝo de la ekonomia krizo en Hispanio, kie la meza nivelo de senlaboreco estas duoble pli alta ol tiu de la eŭrozono, sendependiĝo estas pli kaj pli apogata.

Katalunio estas tre industriigita regiono. Oni kalkulas, ke 43 cendoj de ĉiu eŭro pagita al la centra registaro ne revenas al la regiono. En novembro, katalunoj voĉdonos en referendumo eĉ sen la konsento de Madrido, kiu konsideras la agon nekonstitucia.

Furoras

Ankaŭ ekster Eŭropo furoras separismo. En Kanado, la gvidantoj de la politika Parti Québécois volas igi la provincon Kebekio nova lando. Kun ok milionoj da loĝantoj, plejparte francparolantaj, Kebekio estas la dua plej loĝata provinco de la lando.

Laŭ la separistoj, sendependa Kebekio garantios la servojn de la nuna federacia registaro. Tamen ĝi reinvestos la kolektitajn impostojn laŭ sia bontrovo, modernigante sian politikan sistemon, stimulante produktadon de elektra energio, kaj tiel sin liberigante de la importado de nafto.

En 1980 kaj 1995 okazis referendumoj. Ambaŭ rifuzis la proponon de la separistoj, sed la lasta prezentis diferencon de iomete pli ol 1 % favore al la kontraŭuloj. Tiu ĉi statistiko ankoraŭ nutras la esperon de favora rezulto estonteca.

Ankoraŭ fruas por prognozi, ĉu la nova ondo de separismoj fakte determinos novajn landlimojn sur la postmilita mapo. Sed io ŝajnas esti certa: la eterna deziro pri popola sendependeco restas grava elemento de monda nestabileco.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Taŭro??? Festo!!!

Ŝprucas varmegaj sunradioj sur la senĉese hompleniĝantan cirkon. Somerĝojiga heleco bonvenigas moviĝeman spektantaron, ĉiu serĉe de sia sidloko por de tie ĝui posttagmezan toreadon. Fortlaŭtaj la babiladoj garnitaj per grandaj ridoj de la plinombriĝanta publiko. Joviala etoso regas en la medio kaj rigardoj jam celas la scenejon por Taŭro???-Festo!!!.

Trumpeto elsonoras la komencon de l' spektaklo, aplaŭdoj pliampleksigas la popolan voĉbruadon. Ie, meze de la ruĝfarbita ligna trabaĵo ĉirkaŭanta la arenon, oni malfermas larĝan pordon por tralasi toreadajn taĉmentanojn: banderilistojn, incitistojn kaj ankaŭ taŭroprenantojn; ĉiuj surhavas strikte sidantajn kostumojn bunte orbroditajn, kio allogas la okulojn de la spektantoj. Sur bele ornamitaj ĉevaloj sekvas rajdistoj tre elegantaj ene de siaj aparte distingindaj jakoj fasonitaj laŭmode de antikvaj aristokratoj, kaj fajne ellaboritaj volutaj desegnaĵoj; ĉekape trikornaj ĉapeloj, okulfrape plumplenaj.

Je la sono de muziko pursangaj rajdbestoj, per artaj volteoj, dancas kaj riverencas al la senhalta manklakado. Tradiciajn ritojn ĉiuj tiuj aktoroj solene plenumas en la areno, ĝis eliro laŭtakta kun la orkestro.

Sonora ordono revenigas unu rajdiston, kiu per ceremoniaj gestoj respekteme akceptas de kunulo longan banderilon. Plia trumpetado kaj jen la vico de la ĉefa rolulo de tiu festo: la taŭro! Ĝi impetas en la cirkon, kaj per siaj minaceme levitaj kornoj krakege frapas kontraŭ la ruĝlinian trabaĵon. Incitistoj klopodas trompi ĝin per tukmovaj fintoj. Renkonte al la bestio vigle sin ĵetas ĉevalo, de sur kies selo la rajdanto, per vigla manpuŝo, enirigas en la bovdorson ĉepinte hokprovizitan stangon; ĉi tiu krakfendiĝas kaj lasas flageton tuj fiere elmontratan al la aplaŭdanta spektantaro. Unu ... du ... tri ... kvar ... eĉ kvin kaj pliaj pikiloj vundas la malraciulon, kaj elfluado de sango ekruĝigas ĝian dorsfelon. Ĉe ĉiu sukcesa trapiko la spektantaro eksplodigas vivuojn – Taŭro??? – Festo!!!

Tradicie, scenoj tiaj ripetiĝas ĉe toreado de ĉiu plia besto enirigita en tiun arenon, kaj de alia ..., kaj de alia ... trafe trapikitaj de la rajdistoj; ĉi-tiuj estas kriade tiucele instigitaj de la entuziasmoplenaj spektantoj, ĉiam postulantaj de ili elmontradon de kiel eble plej riskemaj krudbravegaĵoj. Unu plia, unu plia ... kulmine jen la simultana banderilpara enpikado, sekve ankaŭ uzo de spanpikilo, aŭ ankoraŭ la akrobatarta violonstila klingenŝovo. Tion oni malavare rekompencas per multoblaj pli viglaj aplaŭdoj kaj vivuoj. Post ĉiu batalspektakla sceno la taŭro vagas tien kaj reen kun sia kapo turniĝanta ĉirkaŭen serĉe de eliro el tia por ĝi timiga sieĝloko; dume la sur ĝi alkroĉitaĵoj supre svingiĝas groteske, kaj interne plu diskarnigas ĝian dorson ... Taŭro??? – Festo!!!

Ĉi prezentadojn akompanas etosgajigaj muzikaranĝoj belsonore premiantaj kontentigajn plenumadojn de la arenprotagonistoj. Sur sia sidloko ĉiuj amuziĝas, dum la sangoverŝado videbliĝas ne nur el la bovodorsoj kaj eĉ surventre de la ĉevaloj pro akra spronado de ties mastroj – Taŭro??? – Festo!!!

Ree laŭ ordona trumpetado, jen envenas grupo da taŭroprenantoj, kiuj sen ia ajn ruzilo ĉemane, maltime oferdonas sian korpon al la furiozo de la bestio. Ĉi tiu muĝas kaj hufoskrapas ĝuste antaŭ ol ataki tiujn provoke defiantaj ĝin. La interfrapiĝo estas senbrida: la unua viro en la vico alfrontanta la taŭron enbrakigas ĝian kapon, kaj forte-firme eltenas sin inter ties kornoj, kie li skuiĝe vojaĝas rapidajn sed longajn momentojn. Liaj kompanoj kiel eble plej tuje sin ĵetas sur la virbovon, sed iuj estas de ĝi abrupte forpelitaj aeren, flanken, surteren, eĉ sub ĝiajn hufojn. Per violentaj kornofrapoj la taŭro karamboligas kaj kaprioligas ilin; unu el ili eĉ falas kun la kapo malsupren. Sed neniu rezignas. Ĉiuj obstine insistas, persistas, en kolektiva strebado senmovigi sian predon. Danĝere miksiĝas kapoj kun la tie enpikitaj banderiloj, kaj la sango verŝiĝanta el la bova dorso makulas jaketojn, ĉemizojn kaj precipe iliajn vizaĝojn. Trafita de violenta ekpuŝego, unu taŭroprenanto svenas antaŭ la minace reatakonta bruto, tamen, senhezite kaj sentime, iu kamarado ofereme tuj sin ĵetas protektocele sur la faligitan korpon sendefendan, tiele ricevante mem la kornopikojn. – Taŭro??? – Festo!!!

Dum tiu baraktado, sed de fore kaj kontente sur siaj sekuraj sidlokoj, entuziasme-gaje partoprenas ankaŭ spektantoj per kuraĝigaj incitadoj – eĉ histerivirinaj – kaj ridegas, se ĉe pudendo de iu el tiuj kuraĝuloj ŝiriĝas pantalono – Taŭro??? – Festo!!!

Poste plia sangceremonio efektiviĝas de sur ĉevalo kun flankoprotektiloj, kontraŭ kiuj la taŭro trompige impetas, samtempe ricevante de la rajdisto reajn stangpikadojn.

Festokresĉende, alia kuraĝulo – ĉi-foje tutsola, sed kun banderiloj en siaj manoj – montriĝas nun riskeme en kvazaŭa dancado fronte al plia taŭro laste enirigita en la arenon. Ekvidante la provokanton, la besto tuj sin ĵetas kontraŭ li, sed maltrafas lin, trompite de ties fintoj; tiele lerte sukcesinte enŝovi la du pikilojn sur ĝian dorson, la banderilisto forfuĝas rekte al la ruĝa trabaĵo por sin savi de la furioza bovo persekutanta lin. Tamen li ne sufiĉe rapidas por eskapi la kornobaton, kiu sur lian postaĵon transirigas lin ĝuste kien li celis, kvankam kun kapo malsupren kaj kruroj aeren. Laŭta ridegado eksplodas el la spektantaro, kune kun fortaj aplaŭdoj.

Laste envenas la matadoro, kiu per stara toreado instigas la koncernan virbovon – ĉi tiu ne kun kornoj globigitaj kiel la antaŭaj – al difinitaj alkuroj tien kaj reen per trompfintoj de sia muletao; je ĉiu specifa tukmovo sur la besta dorso ĉiam senĉese akompanas „holeoj”. Subite lia kruro estas kaptita de unu korno, kio igas lin transkapiĝi kaj fali. „Ho!!! ... Hororo!!! ...” Tuj tuj ekstaras spektantoj unuanime afliktiĝintaj, incitistoj alkuras por deviigi la kornhavulon; sed la toreadoro reekstaras, feliĉe nenio grava! Eksplodas aplaŭdoj. – Taŭro??? – Festo!!!

La spektaklo pluiris kun pli intensa klakado kaj apogaj krioj. Kvankam de la homspecio bredata cele propran amuziĝon tiom riskeman, la bruto ne povas superi tian mastron. Oni permesas nur mezuri ĝian neracian animalan povon kompare kun la homa ruzinteligento, ne plu! Jen alvenonta la superkulmina momento: ĝia mortigo! – Taŭro??? – Festo!!!

Kun glavo ĉemane rekte antaŭen direktata, la toreadoro alfrontas sian predon, logtrompe incitas ĝin, kiu naive impetas kontraŭ la defianto, kaj ĉi tiu enŝovas la klingon en ĝian dorson, funde ĝiskore. La bestio, tiele mortvundita, oscilas, ĝia peza korpo balanciĝas, stumble genuiĝas, la muzelo mergiĝas en la arenpolvon ... Ĝi agonias. – Taŭro??? – Festo!!!...

Eksplodas vivuoj, bruegas klakaro, muziko pli laŭte sonas. La venkinto, kun la sanga spado ĉemane levita, orgojle dankas al tia amaso aklamanta triumfe la homan krudlertecon super la animala malracio. – Taŭro??? – Festo!!!

Eduardo NOVEMBRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eduardo Novembro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Energia konferenco

La interna situacio en Ukrainio kaj la sekureco de energi-fontoj en Eŭropo troviĝis inter la temoj diskutataj dum internacia forumo en majo en la slovaka ĉefurbo Bratislavo.

La partoprenantoj en la forumo GLOBSEC (kunfandiĝo de la anglaj vortoj „global”, tutmonda, kaj „security”, sekureco) diskutis ne nur la disvolvon de defendaj militaj ebloj en Eŭropo kaj la integriĝon de Montenegro al Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), sed ankaŭ la kontribuon de Slovakio al venonta pintkunsido en Kimrio.

Kunlaboro

Apartan lokon okupis la defenda kunlaboro de la kvar membroj de la viŝegrada grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio).

Partoprenis pli ol 1100 delegitoj el 61 landoj, inter aliaj la ĝenerala sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen, la iama ĉefo de la aliancaj fortoj en Afganio John Allen, kvin ĉefministroj kaj naŭ ministroj pri eksterlandaj aferoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Intervenu senbuĝete!

Konservativaj politikistoj japanaj ŝatas lerni el alilandaj spertoj. Ekzemple, la nuna vic-ĉefministro Aso Taro diris, ke oni lernu la hitleran manieron pri la konstitucia revizio (MONATO, 2013/10, p. 19).

La ĉefministro Abe Sinzo volas rigore reformi instruadon parte laŭ la modelo de Margaret Thatcher, eksa brita ĉefministro. En 2004 „reformema” grupo en la Liberal-Demokratia Partio (LDP), inkluzive de Abe, sendis esploran komisionon al Britio por studi la tieajn klerigajn reformojn.

Ĝi trovis, ke la brita popolo, venkinte en la milito pri la insularo Falkland, regajnis dignon kaj subtenis korekton de devojigitaj lernolibroj.

Dum la unua Abe-reĝimo (2006-2007) oni reviziis la bazan instruadan leĝon, sed la reformo mezvoje ĉesis. La nuna kaj dua Abe-reĝimo eknavigis cele al kompleta instrureformo.

Ministro

Abe nomumis membron de la esplora komisiono, Simomura Hakubun, ministro pri instruado. Laŭ ilia kompreno, post la dua mondmilito instruado malfortigis la japanan potencon precipe pro maldekstraj instruistaj sindikatoj.

La taskaro de Simomura jenas: 1. kontroli kaj revizii lernolibrojn, precipe historiajn kun „masoĥisma” vidpunkto (do eviti priskribon de agreso en aziaj landoj ktp); 2. submeti ĝisnunajn relative neŭtralajn klerigajn komitatojn en ĉiuj municipoj sub aŭtoritaton de la municipa ĉefo; 3. instigi konkuradon inter lernantoj, lernejoj kaj municipoj; 4. enkonduki moralan lernobjekton por krei pli obeemajn civitanojn.

Do, kia estas la situacio en klerigejoj? Fakte, dum la longa regado de LDP post la mondmilito, la klerigsistemo jam formiĝis laŭ la volo de konservativaj politikistoj. La influo de la sindikatoj daŭre malfortiĝis.

Morto

Lastatempa enketo farita de instruista sindikato montris, ke la averaĝa kromlaboro de la instruistoj en ĉiaj lernejoj sumas monate 95,5 horojn (inkluzive de laboro farita en la propra hejmo). Tiom da horoj superas la „danĝeran” limon rilate morton pro kromlaboro (monate 80 horoj) difinitan de la ministrejo pri publika bonstato kaj laboro.

Instruistoj dum longa tempo devas okupiĝi pri devigaj raportoj kaj statistikoj, kiuj ne rekte rilatas al instruado. Rezulte mankas tempo por pasigi kun lernantoj.

Plie, kunsidoj de instruistoj nun ebligas al lernejestroj kaj fakestroj aparte, kaj de supre, ordoni kaj administri. Liberaj diskutoj estas subpremataj. Etoso deprima kovras lernejojn, kaj instruistoj estas lacaj. Ne malmultaj fariĝas korpe aŭ mense malsanaj.

Plendas

Instruistoj plendas ankaŭ pri tro grandaj klasoj kun multaj lernantoj. Laŭ raporto de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), la averaĝa nombro de lernantoj en klaso (unua parto de meza instruado) en 2006 sumis 23,9, tamen en Japanio 30,7.

La publika elspezo en Japanio por instruado estas malgranda. En 2010 tiu elspezo estis 3,6 % de la malneta enlanda produkto, la plej malgranda en 30 kompareblaj OEKE-landoj. Tie la averaĝa elspezo atingis 5,4 %.

Do la politiko por kleriga reformo en Japanio tiel resumiĝas: „Intervenu senbuĝete!”.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dekmil trompoj kaj centmil trukoj

En majo kvindeko da ĵurnalistoj ĉeestis la prezentadon de ekspozicio kun stranga titolo: Dek mil trompoj kaj cent mil trukoj. Temas pri citaĵo el libro de la filozofo Frantz Fanon kun la titolo „La damnitoj de tiu ĉi tero”, en kiu la aŭtoro priskribis la alĝerian revolucion.

La ekspozicio okazis unue en Zagrebo. Poste ĝi migris al Antverpeno, Kairo, Honkongo, Bejruto kaj Vieno. En Moskvo estos la fina haltejo.

La ekspozicio aktuale okazas en Vieno, en 21er Haus (21a domo), muzeo por la arto el la 21a jarcento. Tiu pavilono havas longan historion:

1958: Karl Schwanzer [ŝvanca] (1918-1975) konstruis la aŭstran pavilonon por la Monda Ekspozicio en Bruselo. Kostoj 2,5 milionoj da eŭroj. Pro la nestabila grundo la supra etaĝo staras sur kvar kolonoj.

1962: Post alikonstruado la pavilono trovis novan lokon proksime al la ĉefa stacidomo de Vieno. Ĝi estis nun ejo por la arto de la 20a jarcento kaj nomiĝis 20er Haus.

2001: La arta kolekto translokiĝis al la nova Muzea Kvartalo de Vieno.

2010 ĝis 2011: La pavilono oni denove alikonstruas. La kostoj estis 31,9 milionoj da eŭroj.

2011: Malfermo kiel 21er Haus.

Nun, ĝis la 31a de aŭgusto, en la supra etaĝo, viziteblas la menciita ekspozicio. La temo estas ege ambicia: koloniismo, subpremo, revolucioj, ĉefe en la arablingvaj kaj orienteŭropaj landoj.

Katalogo

44 artistoj el tiu regiono montras tute diversajn objektojn: pentraĵojn, skulptaĵojn, fotojn, objektojn el diversaj materialoj kiel uzitaj libroj aŭ plastaj skatoloj por transporti legomojn. Tion kompreni malfacilas, kiel indikas la katalogo.

Tie legeblas: „La ekspozicio malfaldiĝas kiel daŭra dialogo, kies nelinearaj ĉapitroj devojiĝas, sin reciproke interrompas, plenumas kaj kontraŭdiras, sondante la eblojn kaj limojn de tio, kion ekspozicio povas efektivigi rilate al pridemandado de politikaj historiaj evoluoj en najbaraj kaj diverĝaj spacoj.”

Se vi ne scias kiel reagi, nepras mem viziti la artaĵojn. Jam la lumplena pavilono estas interesa konstruaĵo, kun kafejo en la suba etaĝo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bicikle al Nord-Koreio

La urbo Tumen en Ĉinio simpligis la procedurojn por vojaĝi al Korea Popoldemokratia Respubliko (Nord-Koreio). Interesatoj povas akiri paspermesojn en nur unu tago. Antaŭe oni bezonis du semajnojn por akiri paspermeson el landlimaj urboj en la provincoj Jilin kaj Liaoning por vojaĝi al Nord-Koreio.

Nun, kun pasporto kaj identiga karto, turistoj povas eniri la landon ene de 24 horoj. Ankaŭ aŭtomobila stirpermesilo estas postulata por aŭtovojaĝantoj. La servo estas disponebla nur per turismaj agentejoj por grupaj turistoj.

Komence de majo biciklista grupo el Ĉinio vizitis Nord-Koreion. La grupo de 35 ĉinaj vojaĝantoj ekiris el Tumen kaj faris tri-horan bicikladon en la urbo Nanyo. Ili vizitis la lokan fervojan stacion kaj statuon de Kim Il-sung, kaj gustumis lokajn manĝaĵetojn sur la komerca strato en Nanyo.

Havenurbo

Tumen estas grava fervoja arterio por la orienta provinco Jilin, kun trajnoj destinitaj por Jilin-urbo, kaj por la urboj Changchun, Shenyang kaj Pekino. Ĝi estas ankaŭ la plej granda havenurbo en Jilin-provinco. La Tumen-rivera ponto, administrata de Ĉinio kaj Nord-Koreio, estas la limtransirejo.

La nombro de la ĉinaj turistoj al Nord-Koreio rapide kreskis lastatempe. La turista trajno inter Tumen kaj Chilbo-Monto en Nord-Koreio estis denove malfermita fine de aprilo. La itinero funkciis por unu jaro en 2012 kaj estis suspendita por renovigo.

Nun trajno veturas unu fojon semajne dum turismaj sezonoj. La vojaĝo daŭras tri tagojn kaj kvar noktojn kaj kostas 19 000 juanojn (310 usonajn dolarojn).

Agentejo

Laŭ Zhang Weidong, kiu administras la turisman agentejon respondan pri la trajno, en 2012 pli ol 2000 ĉinaj turistoj vizitis Nord-Koreion, kaj tiu nombro kreskos probable ĝis 7000 en la kuranta jaro.

Krome prognozis You Zejun, la direktoro de la turisma buroo de Dandong: „En junio ĉinoj povos aŭte vojaĝi al Nord-Koreio tra Dandong, havenurbo en Liaoning.”

Aldonis fotografisto de pekina vojaĝagentejo: „Nord-Koreio estas mistera celloko por multaj vojaĝantoj. Simpligo de la proceduroj por paspermeso kaj pli da transportaj elektoj certe altiros pli da homoj. Estus bonege, se la lando malfermus sian pordon al individuaj vojaĝantoj.”

Homoj ricevas la permeson vojaĝi 70 kilometrojn for de Hunchun, Jilin, ekde la jaro 2011, kaj la distanco povos esti longigita ĝis 200 kilometrojn for de Dandong por aŭtostiristoj.

Tamen, ĉiuj itineroj estos strikte monitorataj kaj aprobitaj de lokaj aŭtoritatoj, kaj vojaĝo tra la tuta lando estas verŝajne nepermesebla.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tamen arto!

La Leopold-muzeo estas la plej granda kaj plej vizitata muzeo en la Viena Muzea Kvartalo okcidente de la centro de la aŭstra ĉefurbo. Dum 50 jaroj profesoro doktoro Rudolf Leopold (1925-2010) kolektis pentraĵojn de aŭstraj artistoj.

En 2001 la kolekto trovis sian definitivan lokon en muzeo, kiun li konstruigis helpe de la respubliko Aŭstrio kaj la Aŭstria Nacia Banko.

La 8an de majo, okaze de la datreveno de la fino de la dua mondmilito en 1945, la vidvino de Leopold, Elisabeth Leopold, inaŭguris ekspozicion pri la arto de la unua mondmilito. En sia parolado ŝi substrekis, ke temas pri kontraŭmilita ekspozicio. Ŝi starigis la demandon, ĉu arto estas necesa. Fakte ĝi estas ia dua, kontraŭa mondo, ankaŭ dum militoj.

Militaj spertoj

La elirpunkto de la ekspozicio „Tamen arto! Aŭstrio 1914-1918” estas la militaj spertoj de Egon Schiele [ŝile], Albin Egger-Lienz [éga-líenc] kaj Anton Kolig.

Dum sia militservo Schiele pentris rusajn militkaptitojn kaj superulojn. Skribis Kolig en 1916 el la batalkampo: „Mi pentras sub mizeraj cirkonstancoj”, dum ĉe la itala fronto Egger-Lienz fantaziis pri la „fera paŝado de la eterna sorto”.

Tamen ne nur pri tiu ĉi triopo temas la ekspozicio. Kolo Moser pentris dum la milito bildojn intense kolorajn, dum Gustav Klimt okupiĝis pri portretoj de virinoj, alegorioj kaj pri pejzaĝaj bildoj.

Kiam Klimt mortis en februaro 1918, Schiele pentris lin, sidante ĉe lia lito. Oktobron Schiele desegnis sian mortantan edzinon. Li kaj ŝi mortis en la sama monato pro la hispana gripo, nelonge antaŭ la fino de la milito.

De junstilo al ekspresionismo

Kernas en la kolekto en la Leopold-muzeo aŭstra arto de la unua duono de la 20a jarcento. La ĉefaj verkoj de Schiele kaj Klimt paŝon post paŝo montras la evoluon de junstilo (germane: Jugendstil) al ekspresionismo.

En la vastaj, lumplenaj salonoj rigardeblas krom pentraĵoj kaj desegnaĵoj ankaŭ objektoj de la artmetio kaj mebloj de la tiel nomata viena laborejo (germane: Wiener Werkstätte – asocio de artistoj produktanta artmetiaĵojn, fondita en 1903). Troveblas objektoj de Adolf Loos, Otto Wagner kaj Josef Hoffmann. Krome skulptaĵoj el Oceanio kaj Afriko, ankaŭ kolektataj, inspiris multajn artistojn de la Klasika Moderna Arto.

La kolekton komencis jam kiel medicina studento Rudolf Leopold. Li aĉetis pentraĵojn, kaj baldaŭ en li estiĝis vera pasio por arto. Ĝis 1994 li vivis kun sia familio meze de tiuj mebloj kaj bildoj. Poste li transdonis siajn 5000 artobjektojn al fondaĵo. La suma valoro estas 575 milionoj da eŭroj.

Ĝis la 1960aj jaroj la arto de Schiele kaj Klimt estis neŝatata, eĉ malestimata en Aŭstrio, sed Leopold havis alian opinion. En 1954, dum aŭkcio, oni primokis lin, kiam li favorpreze aĉetis nudon desegnitan de Schiele, kies arto tiam estis rigardata kiel dekadenca kaj pornografia. Sed dum la sekvaj jardekoj la prezoj por tiaj pentraĵoj ege kreskis.

Estetika sento

Leopold fidis je sia estetika sento, kiam li aĉetis kaj interŝanĝis artaĵojn. Unue la elektado estis subjektiva, sed poste estiĝis akceptita kultura institucio kolektista, kiu estas nun esenca parto de la arta vivo en Vieno. Kolektisto ofte malkovras tion, kion alia pretervidis. Post scienca esplorado tiajn objektojn montras specialaj ekspozicioj, ofte el nova vidpunkto.

Profesoro Leopold klarigis sian sukceson per sia talento kompreni la estiĝon de verko per sia „arte vidanta” okulo. Liaj kapabloj estis detala percepto, priekzercita komparado kaj akcentado de la ĉefaj trajtoj.

Ĉiam li decidis laŭ sia subjektiva sento kaj animstato. Same subjektivaj estis la elekto, vicigo kaj prezentado de la verkoj. Tiel li iĝis ne nur fondinto de muzeo, sed ankaŭ celkonscia avangarda kreinto de tuteca artaĵo.

La Leopold-muzeo por ĉiam estas ligita al la kolektisto. La kolekto mem estas aprezo por la aŭstra arto kaj omaĝo al la Viena Moderna Arto.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Akuzoj kaj kontraŭakuzoj

Malkaŝis antaŭ nelonge la albana parlamenta opozicio, ke oni en- kaj elportas narkotaĵojn, uzante eĉ iamajn militistajn flughavenojn. Tion firme neis kaj la albana ĉefministro, Edi Rama, kaj la ministrino pri defendado, Mimi Kodheli.

Tamen en majo alteriĝis urĝokaze itala aviadileto ĉe la plaĝo de Divjaka. Dume ĝi rompis radon kaj helikon. La polico arestis la italan piloton kaj la albanan ŝoforon de unu el kvar veturiloj en apuda arbaro, ŝarĝitaj de duontuno da narkotaĵoj.

Krimuloj

Sekvis akuzoj kaj kontraŭakuzoj de registaro kaj opozicio. La ministro pri internaj aferoj, Saimir Tahiri, diris, ke la polico finfine kaptis krimulojn, kiujn la iama registaro toleris dum ok jaroj.

La ĉefo de la opozicio, Lulzim Basha, deklaris, ke finfine evidentiĝas narkotaĵo-kartelo ligita al la registaro.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekzameno ekzamenata

En Aŭstrio post kvarjara elementa lernejo kaj okjara gimnazio la gelernantoj povas fari abiturientan ekzamenon. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj la instruistoj preparis mem la ekzamenajn demandojn, en ĉiu lernejo apartajn.

En majo 2014 multaj gimnazioj ricevis la demandojn de la ministerio pri edukado. En la fakoj angla lingvo kaj matematiko la ekzamentagoj kaj la demandoj estis por ĉiuj la samaj. La ekzamenoj estis nekonataj de la instruistoj kaj de la lernantoj.

Kaj la iama kaj la nuna ministroj pri edukado asertis, ke la ĉi-jara ekzameno estos la plej bone preparita jam de iam.

Kaoso

Tamen estiĝis kaoso. Kvin gimnazioj ricevis en la fermitaj kovertoj ne 24, sed nur ok demandojn pri matematiko. La direktoroj devis elŝuti la mankantajn tekstojn.

En angla por noto 4 „sufiĉa” unue bezonatis 60 % de la poentoj. Post korektado la ministerio informis, ke necesas 63 %, ĉar la demandoj estis pli facilaj ol pasintjare. La instruista sindikato laŭte protestis.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Iamaj vulkanoj, iama maro, ĉe nuna montaro

Antaŭ 20 milionoj da jaroj, en la orienta parto de Stirio (aŭstra federacia lando) estis maro kun vulkanaj insuloj. Dum la maro malaperis, sala akvo profunde sub la tero ja restas. Nun kelkaj vulkanoj, malaktivaj kaj ege eroziitaj, superregas la pejzaĝon. Sur unu el tiuj vulkan-ruinoj staras la kastelo Riegersburg, imprese videbla ankaŭ al tiu, kiu venas de malproksime.

Lafo

Multaj vulkanoj en la mondo ne havas same belan kegloformon kiel Fuĵi en Japanio. Ofte la lafo malrapide elfluas kaj kovras vastajn areojn. La lafo, ĉi-okaze, solidiĝis kaj estas nun uzata en ŝtonrompejo situanta ĉe Kloech: tie oni povas aĉeti bazaltajn ŝtonojn de diversa grandeco. Borante la grundon, oni malofte trovas nafton, sed fojfoje ja varman mineralan akvon. Tio klarigas la ĉeeston de tuta vico da varm-banejoj, de Vieno ĝis Murska Sobota en Slovenio.

Legomoj

Jam nun la varma akvo hejtas multajn vilaĝojn kaj urbojn en tiu regiono. En Blumau la loka firmao Frutura volas nun uzi la varm-energion de la grundo por forcejoj, kie rikolteblos legomoj dum la tuta jaro. Oni bezonas du truojn: el unu oni pumpos la varmegan akvon, en la alian oni reĵetos la akvon malvarmigitan. La afero estas profitiga, se konsideri, ke oni akiras en ĉiu sekundo minimume 60 litrojn da akvo, kies temperaturo estas minimume 110-grada. La projekton kontraŭas kelkaj loĝantoj de Blumau, ĉar ili timas la eventualan malpurigon de la grunda akvo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nur ses el dek

Kiom kostas, morale kaj finance, militadi en foraj, fremdaj landoj? Tikla demando, aparte en ŝtato kiel Britio, ĵaluze fiera pri sia milita historio kaj nuna memelektita rolo kiel vic-ŝerifo en la servo de la usona tutmonda polico.

Verdire, ĝis antaŭ nelonge, kritiki la intervenojn de britaj militistoj en Irako aŭ Afganio estis preskaŭ hereze. Asertis la registaroj, ke nepras defendi la demokration, faligi diktatorojn, kontraŭi terorismon (sed prefere nur tie, kie estis minacata nafto-produktado).

Subtenis la registarojn la armilo-industrio: sen militoj, evidente, ne vendiĝas tiom da tankoj, aviadiloj kaj aliaj mortigiloj. Jubilis la popolo (kaj la bulvarda gazetaro) pro la daŭra „heroeco” de „niaj buboj” batalantaj en dezertoj kaj sovaĝejoj for de la patrujo.

Jubilis, ĝis revenis kaj revenadis en ĉerkoj la kadavroj de la junuloj, serĉintaj relative bone salajratajn, kamaradecajn postenojn, eventuale iom da gloro, sed trovintaj morton.

Tiam ekleviĝis la demandoj: kial ni bataladas en landoj, kiujn ni ne povus eĉ surmape identigi? Kial estas ŝajne senelirejaj tiuj ĉi militoj, kiuj kostas neimageblajn sumojn, kiujn ni povus pli saĝe elspezi hejme, konstruante pli modernajn transportilojn, lernejojn, malsanulejojn, eĉ ordinarajn, modestajn loĝejojn? Kaj ĉu, entute, niaj kampanjoj sukcesas, alportas al viktimoj kaj suferantoj en la tiel nomataj milito-teatroj (aĉa koncepto!) benojn kaj bonojn?

Kiel dirite, malfacilis klare respondi al tiaj demandoj – ĝis antaŭ kelkaj semajnoj, kiam aperis funda kaj kredeble fidinda studaĵo, kiu finfine pravigis la dubojn kaj la kritikojn de la oponantoj de la enlanda militismo.

La raporton, titolitan Militoj en paco, publikigis la Reĝa Instituto pri Unuiĝintaj Servoj, kaj ĝi liveras kondamnan verdikton pri lastatempaj britaj intervenoj militistaj.

La aŭtoroj kalkulis, ke la kosto de militaj intervenoj post la fino de la tiel nomata malvarma milito sumis 34,7 miliardojn da britaj pundoj (42,6 miliardojn da eŭroj). Pliaj 30 miliardoj da pundoj estu elspezataj por prizorgi eksajn militistojn.

Tamen, laŭ la raporto, ĉi tiuj miliardoj kondukis nur al „strategiaj malsukcesoj” en Irako (ekde 2003) kaj en Afganio (ekde 2005). Post 1990 la „malsukcesoj” solaj konsumis 84 % de la tuta milita interveno-buĝeto.

Krome, argumentis la aŭtoroj, la tieaj kampanjoj – malgraŭ kontraŭaj asertoj de ĉefministroj kaj aliaj – kontribuis al kreskanta radikalismo kaj fundamentismo inter junaj islamanoj en Britio.

Ili skribis: „Anstataŭ limigi la internacian terorismon, la invado de Irako en 2003 efektive ĝin antaŭenigis. Radikalaj ĝihadistaj grupoj, kiuj etendiĝas trans la iraka-sirian landlimon, nun terorisme minacas la Unuiĝintan Reĝlandon kaj ĝiajn aliancanojn, kio eble ne okazus, se Sadam Husajn estus reteninta sian povon.”

Krome la raporto notis, ke pereis pro la milito verŝajne 100 000 irakanoj, dum pliaj du milionoj fuĝis al najbaraj landoj.

El entute dek intervenoj la aŭtoroj taksas sukcesaj nur ses: ili estas la malpli multekostaj (kompare kun Irako ekde 2003 kaj Afganio) operacoj dum la unua Irak-milito (1991), sekvaj flugmalpermesoj super Irako, en Bosnio kaj en Kosovo (1999), Sieraleono (2000), kaj unuaj misioj en Afganio ekde 2001, kiuj fuĝigis Talibo-estrojn.

Malsukcesaj estis la unuaj packlopodoj en Bosnio en la fruaj 1990aj jaroj, en Irako ekde 2003, en Afganio, kaj aer-misioj super Libio en 2011.

Eble seso el dek indikas ian sukceson. Certe, en pedagogiaj rondoj, 60 %-sukceso ĝojigus multajn lernejanojn kaj gepatrojn. Tamen milito ne estas lerneja aŭ universitata ekzameno. Ĝi estas pli grava kaj tuŝas, rekte aŭ nerekte, la vivon de milionoj da senkulpaj, viktimiĝintaj homoj.

La raporto certe ne kontentigos tiujn, kiuj post 1990 izole kaj promokate levis sian feblan voĉon kontraŭ militado. Espereble la konkludoj, kiuj ilin tamen pravigas, iom konsolos.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nuntempo sciencfikcia

Neniu alia afero evoluis en la lastaj 30 jaroj tiom imprese, kiom teknologio. Tion bone konscias homoj, kiuj estis junaj en la 1980aj jaroj, al kiuj ŝajnis tiutempe „nekredebla” la eblo kapti kolorajn televid-elsendojn pere de plumpa televidilo aŭ fotadi per zoma Polaroid-aparato rapidprinta. Notindan progreson konscias ankaŭ tiuj, kiuj adoleskis dum la 1990aj jaroj: ĉi-lastaj, kun nemalhavebla kapradio ĉe la oreloj dum lernejaj ekskursoj, opiniis magio la mesaĝetojn ricevitajn aŭ senditajn de la propraj pezaj, long-antenaj poŝtelefonoj – afero rigardata de la hodiaŭa junularo kiel tute normala.

Sekura pagmaniero

En la nuna epoko, cetere, granda parto de nia (profesia kaj precipe persona) vivo disvolviĝas laŭ la vojoj de komputiko kaj precipe de Interreto, vera labirinto de informoj kaj rimedoj – sed ankaŭ, ni estu honestaj, de ĉiuspecaj tentoj kaj danĝeroj. Sociaj retejoj, komunik-programoj kiel Skajpo, nemultekostaj ĉionfaraj poŝtelefonoj, kiuj estas io ajn (poŝlampo, agendo, termometro, skanilo, eĉ sekura pagmaniero) krom simplaj telefonoj, ebligas facile al homoj esti en konstanta kontakto kun malproksimaj amikoj, parencoj, eĉ klientoj, neniigante ajnajn distancojn.

Karmemora avino

Kiom ĝojus mia karmemora avino Nina – kiu komunikiĝis kun sia fratino en Usono nur du-tri fojojn jare, kaj ja ĉiam mallonge, pro ekonomiaj kaj praktikaj kialoj –, se ŝi estus hodiaŭ viva kaj povus havi je sia dispono tian diablan instrumenton por senpage babili kun sia fratino kaj esti informita en reala tempo pere de aplikaĵoj kiel Viber kaj WhatsApp pri kiu ajn novaĵo de trans la oceano. Kaj estas certe, ke ĉio ĉi, kion ni hodiaŭ spertas, estas ankoraŭ „prahistorio” kompare kun estonteco, kiu sendube kaŝas multajn kromajn surprizojn, tiel neimageblajn kiaj ŝajnus en la pasinta jarcento la nunaj normalaĵoj. Kion niaj okuloj vidos? Kion vidos tiuj de niaj idoj? Oni iam ekscios.

Aŭtomobila radio

La teknologio evoluas kun ritmo kaj rapido, kiuj ne permesas distraĵojn – post unu-du jaroj komputiloj kaj poŝtelefonoj eksmodiĝos; post jardeko rido akompanos demandojn kiel „ĉu vi memoras tiun aparaton, kiun ni havis por ludi videokasedojn?”. Antaŭ 15 jaroj, en la plena teknologia epoko, onia revo estis aĉeti aŭtomobilan radion kun sistemo „mem-inversiga”: la stiranto ne bezonu eltiri kasedon por ekaŭskulti ĝian b-flankon. Ĉia komento tiurilate estas superflua!

Samideanoj el 1980aj

Vekis en mi tiajn konsiderojn la trovo de teksto datumanta el 1982, en kiu samideanoj priskribas ja kiel „sciencfikcion” la eventualan inventon de sistemo sufiĉe simila al tio, kio estas nuntempe Interreto. La legado de la jena teksto ridetigos multajn junajn kaj nejunajn legantojn kaj eble komprenigos al ĉiuj, kiom da paŝoj antaŭen, kaj kiajn paŝojn antaŭen, oni faris rilate teknologion kaj komunikadon ene de la lasta jartrideko. Kiel okazas ĉe gepatroj, kiuj vidas siajn gefilojn kreski de tago al tago ene de la sama hejmo kaj ne konscias pri ilia kreskado, multaj el ni simple ne konstatas la teknologian revolucion, kiu karakterizis la unuajn jarojn de ĉi tiu jarmilo.

Semajna bulteno

Temas pri la ĵurnalisma artikoleto Telekomunikoj, esperantigita kaj publikigita de la itala esperantisto Antonio De Salvo: la artikoleto estis radie elsendita en februaro 1982 de la itala ŝtat-radio RAI, kiu tiam dissendadis al la tuta mondo semajnan bultenon, ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en pluraj aliaj lingvoj, koncerne la plej notindajn novaĵojn el Italio. La teksto, vere emblema kaj profeta, estis lastatempe reakirita kaj skanita, kaj oni intencas baldaŭ ĝin publikigi, kune kun centoj da aliaj tiaj tekstoj, en papera kaj cifereca versioj, zorge de la eldonejo Edistudio. Temas pri la tiel nomata projekto Radio Romo.

Televida terminalo

„Iom post iom telefono iĝas io pli ol simpla voĉkanalo, kaj ĝi ampleksas informajn fluojn kun senprecedenca graveco. ‚Sciencfikciaj’ perspektivoj malfermiĝas. La itala telefona kompanio SIP, ekzemple, nuntempe eksperimentas kun sistemo nomata ‚Videotel’, kiu kunigas telefonan draton kun televida terminalo (eventuale, ankaŭ kun ordinara televidaparato) por ‚teledissendi’ ĵurnalon. Oficeje aŭ hejme oni povos elekti per telekomando la deziratan fakon (ĝeneralajn informojn, aktualaĵojn, kulturon, ekonomion, turismon ktp) post telefona alvoko al la komputilo, kiu funkcias kiel donitaĵa banko.”

Kompleksa aparataro

„Jes, efektive estas amuze vidi, kia plirapidigo okazis ene de malmultaj jaroj”, konfesas al MONATO la tradukinto de tiu artikolo Antonio De Salvo. „Oni pensu, ke, kiam en 1984 mi parolis kun vendisto pri mia intenco krei ciferecan vortaron italan-esperantan kun milionoj da karaktroj, tiu respondis al mi, ke temas pri projekto realigebla nur en centro por prilaborado de donitaĵoj helpe de kompleksa aparataro, ja ne en hejma medio!”

Serioza komputilo

„Mi bone memoras”, De Salvo rakontas, „la unuajn eksperimentojn mem pri Videotel, kiuj en tiu epoko ŝajnis futuremaj. Mi mem gajnis la famon (plejparte malpravan) esti fakulo pri komputiko nur pro tio, ke mi akiris mian unuan fakson en 1982, mian unuan ‚seriozan’ komputilon en 1984 (temis pri iu Apple //e, kiu hodiaŭ ŝajnus ridinda, sed tiam estis granda paŝo antaŭen kompare al VIC-20 kaj al Commodore 64; kaj mi pagis por ĝi pli ol kvar milionojn da tiamaj italaj liroj, proksimume 6000 eŭroj hodiaŭaj). Mia unua vicnutrilo (angle: UPS, uninterruptible power supply) datumas el 1989, mia unua skanilo el 1991, mia unua laser-printilo el 1992. Kaj, kiam mi translokiĝis en 1993 en la nunan hejmon 3-etaĝan, mi kablokunligis ĉion, tiel ke mi povas aserti, ke mi havas veran elektronan centron.”

Nuklea fizikisto

„Al ĉio ĉi”, daŭrigas De Salvo, „mi estis stimulita ne nur de la deziro prilabori grandan kvanton da donitaĵoj por Esperanto (ĉi-momente mi havas pli ol 70 000 dosierojn!), sed ankaŭ de la fakto, ke mia filo Alessandro, nun nuklea fizikisto ĉe la Nacia Instituto pri Nuklea Fiziko kaj ĉe CERN en Ĝenevo, montris ekde sia infana aĝo grandan intereson rilate komputosciencon: li cetere fariĝis internacia aŭtoritatulo en tiu fako kaj, interalie, kunordigas la mondan reton de la eksperimento ATLAS.”

Mensa projekciilo

Kiu scias, post kroma jartrideko, kiom da novaj diablaĵoj estos en niaj hejmoj kaj super kiuj sciencaj projektoj laboros la genepoj de Antonio De Salvo. Eble ili povos babili kun malproksimaj parencoj, se ne kun homoj el la estinteco aŭ el la estonteco, renkontiĝante kun ili en ciferecaj trinkejoj por trinki tason da kafo pretigita per 3-dimensia printilo. Iel ajn, se ĉi tiu teksto ankoraŭ iumaniere legeblos, ekzemple sur ĉielaj nuboj pere de mensa projekciilo, oni ne forgesu, ke ankaŭ en ĉi tiu prahistoria epoko eblis vivi bone, ĝuante la vivon kaj amuziĝante en pli simpla kaj tradicia maniero; kion certe povus aserti la homoj el la jaro 1982. Ĉiu estas filo de sia tempo: teknologio ja povas faciligi nian vivon, sed la vivo (kun aŭ sen teknologio) povas esti bela kaj spirhaltiga iel ajn!

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nesuspektindaj flutistoj

La afero ekis tute neatendite. En la komenco, ĉio pensigis pri rutina esploro. Sed poste ĝi montriĝis granda sensacio. Kaj la fino estas ankoraŭ nekonata.

La universitato „San Martino” ricevis ordinaran esplortaskon. Ĝi estis petita precizigi la aĝon de iu fluto, kiu estis taksita je ĉirkaŭ 12 000 jaroj. Laŭ la kalkuloj plenumitaj, ĝi estis do fabrikita en la sama epoko, en kiu la homo sapiens komencis montri sian talenton per la pentraĵoj en la hispanaj kavoj de Altamira kaj en tiuj de Les Eyzies, male situantaj en Francio.

La materialo de la fluto estis iuspeca ceramiko. Rilate ĉi-lastan, la malkovro de la aĝo estas malfacila. La disvastigita metodo C14 ne funkcias: tiu helpas nur ĉe organikaj materialoj. La aĝon de ceramikaĵoj oni povas malkovri, nur se la loko, kie la objekto estis trovita, bone konatas, ankaŭ koncerne la aĝon.

En ĉi tiu okazo, bonŝance la ejo estis bone konata. La raporto de la trovintoj estis preciza. La esploristoj do iris al Afriko kaj tre zorge ekzamenis la lokon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Unua rezulto estis tre entuziasmiga: dua fluto estis fakte elterigita. Eĉ pli precize ol ĉe la unua malkovro, ĉiuj detaloj estis dokumentitaj. La sensacio kreskis, kiam la aĝo de la ter-ebeno de la trovaĵoj estis rivelita: ĉirkaŭ ducent milionoj da jaroj! Do ili estis ege pli aĝaj ol imagite. Sed tiu estis la epoko de la dinosaŭroj!

Spertuloj cerbumis pri la estaĵoj, kiuj estis produktintaj kaj utiligintaj la flutojn. La distancoj inter iliaj truoj estis preskaŭ egalaj al tiuj de nuntempaj flutoj. Do la fingroj de la ludantaj estaĵoj havis la saman interspacon, kiel la niaj.

Kia dinosaŭro povus esti la uzanto? El la multaj diversaj specoj suspektindaj oni devus konsideri nur tiujn, kiuj havis la antaŭajn ekstremaĵojn liberaj por povi manipuli fluton.

Nia nekonata saŭro tuj ricevis labornomon en la latina lingvo: dino sapiens.

Ampleksa programo por pliaj esploroj estis starigita. Ĉu dino sapiens produktis pentraĵojn en kavoj? Ĉu ĝi uzis fajron? Ĉu metalojn? Antikvaĵoj el la tuta mondo estis inkluzivitaj en la esplor-programo. Je ĉiu objekto, kies aĝo estis necerta, ĝi estis ree evoluigita.

La ĝis nun plej esperiga rezulto estis du tekstoj skribitaj en speco de kojnoskribo, ankoraŭ ne deĉifritaj. Ili vekis la intereson de la esploristoj. Unu estas skribita sur kupro, la alia sur ŝtono. Ĉu hazarde tiuj devenas el la epoko de dino sapiens? Se jes, kaj se deĉifrado sukcesus, ni povus legi, kion pensis nia antaŭulo dino sapiens.

Nun esploristoj traserĉas centojn da antikvaj tekstoj ĝis nun nedeĉifritaj. Niaj plej kapablaj komputiloj havas treege interesan taskon por plenumi.

La dinosaŭroj vivis dum 170 milionoj da jaroj, do dum ege longa tempo. La homo sapiens evoluis ene de malpli ol miliono da jaroj. Modernan teknikon li disvolvis ene de tre malmultaj jaroj. Vapormaŝinoj, fervojoj, radioaparatoj estis inventitaj ene de ducento da jaroj, do dum mikroskopa parto de unu miliono da jaroj. Kiom multe evoluis dino sapiens dum sia ege pli longa vivtempo? Kaj kiom da tio ni eltrovos?

Hans B. Welling

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hans B. Welling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dilatiĝo, kuntiriĝo ... kaj eksperimento por infana amuziĝo

Inĝenieroj bone konscias la gravecon de dilatiĝo kaj kuntiriĝo, du komplementaj, „parencaj”, fenomenoj, kiuj konstateblas pli-malpli ĉe ajna materialo pro variado de la temperaturo. Stratoj pavimitaj per betono, ekzemple, montras kelkajn fendojn aŭ enhavas kelke da interspacoj plenigitaj per gudro. La celo de tiaj fendoj? Ebligi al betono dilatiĝi dum plej varmaj tagoj, sen provoki la rompiĝon de la pavimo.

Ankaŭ ĉe fervojaj reloj oni antaŭvidas etajn breĉojn pro la sama kialo: se ili estus kuniĝintaj en ununuran grandan pecon, ili kurbiĝus pro la puŝo de dilatado, kaj trajnoj povus elreliĝi. La telegrafaj, telefonaj kaj elektraj kabloj, aliflanke, estas ĉiam malstreĉitaj pro la mala kialo: dum la vintro, pro malvarmo, iliaj materialoj kuntiriĝas, kaj, se la kabloj estus streĉitaj, ili povus dispeciĝi. Fine la ĉeesto de ruloj, sur kiuj baziĝas pontoj, estas pravigata de tio, ke la metalaj partoj de pontoj emas dilatiĝi aŭ kuntiriĝi laŭ la ekstera temperaturo, kaj tio povus kaŭzi damaĝojn al la cetera konstruaĵo.

Ĉarfaristoj

Estas fojoj, tamen, kiam la efiko de dilatiĝo kaj kuntiriĝo povas esti utila. Kiam pasintece ĉarfaristoj konstruis aŭ riparis la lignajn radojn de ĉaroj, ili tre varmigis ferajn radringojn, kiujn ili poste aplikis (kompreneble per rimarkinda peno) al la radoj, pro tio, ke la radringoj estis iom pli malgrandaj ol la radoj mem. Dum la radringoj malvarmiĝis, la materialo, per kiu ili estis konstruitaj, kuntiriĝis: ili tiumaniere pli kaj pli adheris al la radoj.

Termometro

Tre disvastiĝinta kaj konata ilo, kies funkciado ja baziĝas sur la dilatiĝo kaj kuntiriĝo de likvaĵoj pro variado de temperaturo, estas termometro. La hidrarga termometro, ĉiam pli malofta en niaj hejmoj (pro tio, ke en pluraj landoj de Eŭropo ĝi estis jam malpermesita pro la danĝero pri poluado kaj infektado okaze de ĝia eventuala rompiĝo), inkluzivas maldikan vitro-tubeton, kiu finiĝas per ŝvelo nomiĝanta „bulbo”. La hidrargo entenata en la bulbo kaj – parte – en la vitro-tubeto dilatiĝas pro la varmo kaj supreniras ene de la tubeto. Malvarmo, male, igas ĝin kuntiriĝi kaj sekve malsupreniri.

Gradigita skalo kompletigas termometron kaj ebligas kontroli temperaturon. Ekzistas plurspecaj termometroj, inter kiuj la tiel nomata klinika termometro, uzata por mezuri la enan temperaturon de onia korpo (kvankam, kiel dirite, nuntempe oni uzas ĉiam pli ofte ciferecajn modelojn), kaj aliaj termometroj, kiuj kapablas registri la plej altan kaj la plej malaltan temperaturojn ene de unuopa tago.

Eksperimento

Simpla, sed interesa, eksperimento, kiun ĉiu povos fari en sia hejmo por klarigi tiun fenomenon al etuloj scivolaj (kiaj ĉi-lastaj ĉiam estas), estas la jena. Oni havigu al si iom da ferdrato, unu grandan ŝraŭbon kun cilindra (rondforma) „kapo”, unu gasfornelon aŭ alispecan fonton de varmo kaj pinĉileton. Oni unue ĉirkaŭvolvu per ferdrato la kapon de la ŝraŭbo, kiel eble plej streĉe, estigante feran ringon ĉirkaŭ ĝi. Due, oni eltiru la ŝraŭbon kaj varmigu ĝin pere de fornelo (oni kompreneble helpu sin per pinĉileto por ne brulvundiĝi). Post tri minutoj oni malproksimigu la ŝraŭbon el la fajro kaj klopodu igi ĝin pasi enen de la ringo. Fine, oni samtempe varmigu la ŝraŭbon kaj la ringon mem kaj poste reprovu enmeti unu en la alian.

Volumeno

Oni vidos, ke post la unua fazo de la eksperimento la ferdrata ringo estas tro malgranda, por ke pasu en ĝin la (varmigita) ŝraŭbo. Sed, se oni varmigas ambaŭ objektojn, la ringo refoje sukcesos volviĝi ĉirkaŭ la ŝraŭbon. La kialo estas, ke, kiam ni varmigas objekton, ĝi dilatiĝas, tio estas akiras plian volumenon. Komence la ŝraŭbo pligrandiĝis pro la varmo, dum la ringo, restante malvarma, konservis sian komencan diametron. Tamen, kiam oni varmigis ankaŭ la ringon, ĝi mem dilatiĝis kaj iĝis iom pli granda ol la ŝraŭbo, kiun ĝi ree envolvis.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mono el ora kolono

Ĉu vi estas en Vieno kaj la mondisdonilo sur la placo Graben ne funkcias? Ne estas problemo! Dek metrojn antaŭ la banko ekde fino de majo 2014 staras 2,5 metrojn alta ora kolono, kiu fojfoje elsputas eŭro-moneron.

Temas pri „instalaĵo en la publika spaco” de la viena artisto Axel Stockburger [aksel ŝtókburger], kiu per tiu objekto volas atentigi pri la aktuala financa kaj banka krizo en Eŭropa Unio. Stockburger volas montri la „nestabilecon, fuĝemon kaj neegalecon de valoroj ekonomie determinatajn”. La nomo de la kolono estas quantitative easing, do kvanta plialtigo de la cirkulanta monsumo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsanktaj komentoj dum sankta ceremonio

Bojkotis eklezian tagmanĝon la albana ĉefministro Edi Rama pro politikaj komentoj esprimitaj dum la sanktigo de nova ortodoksa katedralo en Tirano.

Dum la solenaĵo la serba patriarĥo Irinej deklaris, ke Kosovo estas „sankta tero” serba. Pro tio Rama rifuzis tagmanĝon proponatan de la albanaj ortodoksaj gvidantoj kaj skribis: „Irinej elektis la malĝustajn landon kaj tempon por fari deklaron tian, kiam ne plu diskuteblas la sendependeco de la nova ŝtato Kosovo.”

Sangumitaj

Aldonis la eksa ĉefministro, Sali Berisha, ke Irinej havas ankoraŭ sangumitajn manojn pro miloj da albanoj masakritaj dum la lasta milito.

La ortodoksa katedralo estis finkonstruita antaŭ unu jaro. Ĉe la solenaĵo la unuan de junio ĉeestis inter aliaj la patriarĥoj de Konstantinopolo, Jerusalemo, Ateno, Kipro, Bulgario, Rumanio, Pollando kaj Antioĥio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pentristo de la homo kaj de la naturo

Inter la slovakaj pentristoj de la 20a jarcento okupas apartan lokon Martin Benka, grafikisto, ilustristo kaj desegnisto, kaj unu el la fondintoj de la slovaka pentroarto. Laŭ Benka, la naturo estas intime ligita kun homa agado. Pro tio gravan lokon en liaj pentraĵoj havas la pejzaĝo.

Benka naskiĝis en 1888 en la vilaĝeto Kostolište, ĉirkaŭ 40 km okcidente de la ĉefurbo Bratislavo, en ĉarpentista familio. Li ellernis la farbistan metion en la ĉeĥa urbo Hodonín kaj poste laboris kiel farbisto-kolorigisto en diversaj konstrufirmaoj en Vieno.

Lernejo

Sed la kolorigista metio ne estis lia vivcelo. Pro tio li pasigis du jarojn en privata lernejo ĉe ĉeĥaj pentristoj. Li ellaboris propran artan stilon ligitan al la naturo kaj la homo. Jam lia unua pentraĵo Suna mateniĝo en arbaro, ekspoziciita en la praga Domo de Artistoj (ĉeĥe Rudolfinum) en 1913, rikoltis grandan sukceson.

Post 39 jaroj li forlasis Pragon kaj ekloĝis en la slovaka urbo Martin. Tie la urba estraro konstruigis al li domon kun ateliero kaj muzeo pri pentraĵoj. Reciproke Benka transdonis al la ŝtato sian bazan kolekton de pentraĵoj – pli ol 5200 proprajn verkojn, kiuj formis la artfonduson de la hodiaŭa muzeo de Martin Benka.

Verkaro

Benka multe veturis kaj pentris en diversaj regionoj de Slovakio. Tamen sukceson kaj agnoskon li trovis en pluraj landoj. Ekspoziciataj estis liaj pentraĵoj en Aŭstrio, Belorusio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario kaj Rusio.

Benka estis universala artisto. Li okupis sin ankaŭ pri arĥitekturo, grafiko, ilustrado de tekstoj, muzika komponado kaj desegnado de poŝtmarkoj. Inspirita de kubismo li eĉ mane fabrikis 13 violonojn. Popularaj restas liaj ilustraĵoj de naciaj popolaj rakontoj. Cetere li esperantistiĝis 59-jaraĝa kaj kontribuis i.a. al la revuo Esperantisto Slovaka.

Ordeno

Okaze de sia 65a naskiĝdatreveno Benka akiris la prestiĝan titolon „nacia artisto” – la unua slovaka pentristo tiel titolita. En 1963 li ricevis respublikan ordenon pro sia dumviva artista laboro. Li estis unu el nur kelkaj reprezentantoj de la moderna pentroarto, kiuj favore akceptis la komunistan reĝimon en la iama Ĉeĥoslovakio.

Benka mortis en 1971 kaj estis entombigita en la nacia tombejo en Martin. En lia slovaka naskiĝa vilaĝeto estas kreita memorĉambro pri liaj vivo kaj verkaro, kie vizitantoj povas trovi originalajn pentraĵojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Temoj por pluraj romanoj

Iam Anton Ĉeĥov diris, ke la vivo de ĉiu homo estas temo por malgranda rakonto. Eble, kutime estas tiel, kaj la vivoj de ordinaraj homoj donas ne pli ol tiom. Sed tio veras por la ordinaruloj! La nova libro de Trevor Steele, kiu estas lia aŭtobiografio, inkludas tiom da temoj, taŭgaj por pluraj romanoj (iuj ja estis uzitaj tiel de la aŭtoro), ke oni povas nur miri pri tio, kiom da gravaj eventoj povas enhavi unusola homa vivo.

Bildoj

Antaŭ ni aperas bildoj de profunde provinca vilaĝa vivo en kvinslandaj arbaroj; edukiĝo en katolika etoso, studado en porpastra seminario ... (Mi devas noti, ke, leginte la koncernajn ĉapitrojn, mi tuj rememoris la etoson de la fama romano La dornarbustaj birdoj de Colleen McCullough). Poste sekvas rifuzo de la pastra kariero, ekinteresiĝo pri lingvoj (komenciĝintaj de la sukcesoj en la latina), unua instruista sperto en fora dezerta vilaĝeto kaj la unua granda vojaĝo al Eŭropo por ricevi la lingvoperfektiĝon en la germana. Tri jaroj da travivaĵoj en Germanio, inkluzive varbadon de enmigrontoj al Aŭstralio, laboron en kolonio por eksterlandaj kondut-deviuloj, kaj aliaj ... Veno al Anglio – kaj tie, krom aliaj travivaĵoj kaj spertoj, konatiĝo kun Esperanto kaj la unua engaĝiĝo en la movadon. Poste – laboro en Hispanio (ankoraŭ regata de Franco), denove en Germanio, en Bona Espero en Brazilo ...

Epokfaraj ŝanĝoj

Eble, sensencas listigi sinsekve ĉiujn lokojn, kien trafis kaj kiujn priskribas la aŭtoro – oni legu mem. Inter la plej admirindaj aventuroj estis lia perpieda marŝo tra la tuta Aŭstralia kontinento kaj laboro inter la aborigenaj triboj. Necesas diri nur, ke li ial sukcesis trafi en la regionojn de la mondo, kie okazadis gravaj epokfaraj ŝanĝoj, ekzemple en Pragon antaŭ ĝia fama printempo, en Sovetion en la momento de ĝia disfalo – kaj prezentas vere interesajn skizojn pri siaj impresoj tie. Kompreneble, ĉio tio estas nur fragmentoj de tio, kion li povus rakonti!

Sincereco

La leganton kortuŝas sincereco, konfeseco de la rakonto. Tio koncernas kaj lian internan spiritan evoluon, kaj liajn rilatojn kun virinoj. Se temas pri la spirita evoluo, li bone montras la evoluon de la senrezerva katolikeco al plena senreviĝo pri la eklezio pro ĝia konduto kontraŭa al la sana morala sento, kaj veno al preskaŭa ateismo – sed de ĝi, sub influo de spertitaj permeditaj resaniĝoj (kaj filozofiaj rezonoj pri vivo-senco), al iom hezita agnosko de reenkarniĝo. Same li montras, kiel sub premo de eksteraj impresoj kaj interna honesto, li evoluas de opinioj konservative dekstraj al liberale maldekstraj. Kio koncernas la rilatojn kun virinoj (en la junaĝo tre influitaj de la rigora katolika fido), li tute sincere prezentas la historion de siaj enamiĝoj kaj profundaj senreviĝoj, kiuj, tamen, ne kondukis al ĝenerala senreviĝo pri la virinoj, sed venigis al la lasta vera amo.

Vivaj spertoj

Trevor Steele estas unu el la plej elstaraj, fekundaj kaj bonstilaj modernaj esperantlingvaj aŭtoroj. Kaj ankaŭ pri tio, kiel li ekverkis, li iom rakontas – mi opinias, ke tiu temo okupas maltro da loko en la libro, ĉar ĉiam estas interese por la leganto konatiĝi kun la metiaj sekretoj de verkisto. Sed evidentas, ke la temoj de liaj libroj venis el la vivaj spertoj, el la realaj travivaĵoj, kaj nur malgranda parto el ili estis ĝis nun uzita en liaj verkoj. Do ni povas esperi pri apero de pluraj liaj novaj romanoj kaj noveloj. Tamen la aŭtobiografio mem, kiel preskaŭ ĉiu nova libro de la aŭtoro, devas fariĝi nova granda evento en nia literaturo, kiun absolute ĉiu legos kun granda ĝuo.

Kaj ni disdividu kun la aŭtoro lian esperon, ke post jardekoj lia libro servos kiel utilega fonto por ontaj historiistoj de nia literaturo!

Nikolao GUDSKOV
Trevor Steele: Konvinka kamuflaĵo. Eld. FEL, Antverpeno, 2014. 270 paĝoj bindita. ISBN 978 9077066 50 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poŝtelefonoj pese pezaj

Anoncis la kuba telefonentrepreno ETECSA drastajn kaj senpacience atenditajn ŝanĝojn en siaj servoj. Temas pri la aliro al retpoŝto aŭ retpaĝoj pere de poŝtelefono – afero tute normala en la mondo, sed ĝis nun ne en Kubo.

Krome, dum la dua duono de 2014, ne plu necesos pagi ĉiumonate kvin konverteblajn pesojn (CUC) por validigi poŝtelefonan lineon. Tio helpos al ordinaraj kubanoj, al kiuj fojfoje malfacilas konverti siajn pesojn.

Ĉiuj servoj rilate poŝtelefonojn estu pagataj en Kubo per konverteblaj pesoj. Oni devas ŝanĝi salajre ricevitajn kubajn pesojn (CUP) en konverteblajn (CUC). Se oni apartenas al la bonŝanculoj, kiuj estas laboreje „stimulataj” per iom da konvertebla valuto, oni fojfoje konfrontas la malfacilan decidon, ĉu aĉeti nepraĵojn aŭ poŝtelefonon.

Bonŝancas

Kelkaj kubanoj vere bonŝancas, se familiano eksterlande loĝanta ilin finance subtenas kaj pagas la poŝtelefonan konton. Tio tamen malofte okazas.

Eblas aĉeti poŝtelefonon en la oficejoj de ETECSA, aŭ diversmaniere akiri uzitan aparaton. Tiuj, kiuj ricevas aparaton el eksterlando, devas adaptigi ĝin al la kuba sistemo. Tio fareblas en la oficejoj de ETECSA. Oni povas turni sin ankaŭ al aferemaj junuloj, kiuj surstrate per portebla komputilo adaptas telefonojn.

Tamen restas plendoj pri tro longa konekto-tempo kaj pri prokrastitaj mesaĝoj. Cetere la tarifoj tro altas. Akiri telefonlineon kostas 30 CUC, al kio aldoniĝas la kosto de la aparato. Almenaŭ baldaŭ ne necesos pagi la ĉiumonatan kotizon por reteni la lineon.

Respondas

Do ne mirinde estas, ke homoj, ricevintaj alvokon en sia poŝtelefono, kutime haste respondas: „Mi serĉos fiksan aparaton, kaj ni parolos”. Multaj sendas nur SMS-mesaĝojn. La poŝtelefono rolas nur kiel pli kosta, sed oportuna, atentigilo.

Simile, malgraŭ tio, ke eblas teorie per poŝtelefono konsulti la kuban enciklopedion Ecured, dubindas, ĉu fakte oni faras. La sistemo ne sufiĉe fidindas, kaj la kostoj altas.

Ĝenas

Por multaj gejunuloj tio ne kreas problemon. Ili tutsimple paradas, aparaton enmane, kaj jen ĉio. Posedi poŝtelefonon signas socian statuson. Ne gravas, ĉu ekzistas aŭ ne la lineo. Ĉiam eblas aŭskulti muzikon, aŭ ludi. Kaj, kiel ĉie en la mondo, ofte ĝenas dum koncerto aŭ alia simila evento la sono de poŝtelefono.

Dume vidas ETECSA estontecon de poŝtelefonoj. Malgraŭ tio, ke poŝtelefonoj tro multekostas, kaj do ne haveblas al ĉiuj, la entrepreno jam de jaroj ne investas en novaj fiksaj telefonlineoj.

Pro tio du milionoj da homoj ja uzas poŝtelefonojn, kompare kun unu miliono kaj duono da uzantoj, kiuj ankoraŭ fidelas al sia fiksa telefono.

Alberto García FUMERO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dialekto flegata

Lando ofte havas minoritatajn lingvojn. Ekzemple, en Britio ekzistas la kimra kaj gaelaj lingvoj. Uzantoj de tiuj lingvoj parolas ankaŭ la ŝtatan lingvon, la anglan. Sed kio okazas pri la diversaj dialektoj?

Fojfoje loka dialekto estas la kutima parola lingvo. Parolantoj komprenas la tutlandan lingvon de la televido aŭ de la laborejo, sed hejme ili parolas nur dialekte.

Jen la situacio ekzemple en la industria regiono en la meza Anglio nomata – pro la iamaj multaj fabrikoj – Black Country (Nigra Lando), kie dialekto fariĝas al eksteruloj kvazaŭ fremda lingvo.

Malsanulejo

La dialekto kaŭzis apartajn problemojn, kiam ĉe malsanulejo oni enpostenigis 80 geflegistojn el Grekio kaj Italio. La dungitoj sufiĉe bone regis la „norman” anglan, sed neniel komprenis la regionan dialekton, t.n. „jamjam” (angle: yamyam). La vorto devenas de la ofte aŭdata sono „jamjam”, kiu karakterizas la dialekton.

Por ke la geflegistoj povu kompreni la dialekton de siaj pacientoj, loka universitato aranĝis ses-semajnan kurson kun lecionoj en „jamjam”. Jen kelkaj dialektaj vortoj: „ar kor” (mi ne povas), „lamp” (bati) kaj „fitl” (manĝaĵo).

John GOBOURNE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de John Gobourne el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La Eŭropo-eksperimento: ĉu fiaskonta?

En balotoj fine de majo por elekti membrojn de la Eŭropa Parlamento venkis naciismaj aŭ ksenofobiaj partioj en tri landoj – Danio, Francio kaj la Unuiĝinta Reĝlando. En kvin aliaj landoj partioj samkoloraj gajnis pli ol 10 % de la voĉoj. Ĉu maltrankviliĝi?

Verdire ne, aŭ almenaŭ ne tro, malgraŭ la komentoj de reprezentantoj de grandaj kaj establitaj politikaj partioj draŝitaj ĉe la urnoj. Nepras memori, ke tra Eŭropo voĉdonis nur 43,09 % de la balot-rajtigitoj (kontraste al 61,99 % en 1979 aŭ 49,51 % en 1999) por elekti parlamenton kun minimumaj povoj kaj perceptatan, ĉu vere, ĉu malvere, seninflua, senutila kaj senvalora.

Krome, malgraŭ supraĵa sukceso, ne eblas paroli pri civitana brakumado de naciismaj partioj. En Danio, ekzemple, subtenis la Popolan Partion nur 15 % de la balot-rajtigitoj; en Francio la Nacia Fronto kaptis nur 10,6 %; kaj en Britio la Sendependiga Partio de la Unuiĝinta Reĝlando nur 9 %. Do ne indas histerii pri Eŭropo en la manoj de faŝistoj, rasistoj kaj aliaj ekstremdekstremuloj.

Aliflanke oni ne indiferentu. Malgraŭ tio, ke diversgrade, diverslande, eblas interpreti la rezultojn kiel vangofrapon kontraŭ naciaj registaroj kaj iliaj estroj, la ĵusaj balotoj tamen indikas profundan skeptikecon pri la eŭropunia eksperimento.

Jes ja, ankoraŭ eksperimento, ĉar malgraŭ tio, ke la unio fontas el postmilitaj projektoj pri industria kunlaboro, la 63 jaroj post la Traktato de Parizo apenaŭ sufiĉas ne nur por forigi jarcentojn da politikaj, militaj, lingvaj diferencoj sed ankaŭ, pli defie, unuigi plej diversajn landojn el la norda, okcidenta, suda kaj centra Eŭropo kaj ties pli ol 500 milionoj da loĝantoj.

Jen, verdire, la kerna problemo: la nuna unio – legantoj en laste aliĝintaj EU-landoj verŝajne malkonsentos – tro rapide kreskis. Spronite parte de Usono, kiu celis relative stabilan bufron en la centra Eŭropo kontraŭ Rusio, parte de subfosantoj de la eksperimento (ekzemple la iama ĉefministro brita John Major, kiu klare komprenis, ke pli vasta Eŭropo pli malfacile regeblos), la unio plivastiĝis sed samtempe ne profundiĝis.

Argumenteblas, ke estintus pli saĝe resti ĉe 15 membroj kaj koncentriĝi pri politika, financa kaj socia integriĝo inter ŝtatoj jam ekonomie kunlaborantaj, ol enunuigi aliajn, postkomunismajn ŝtatojn, kun apartaj kaj monon glutantaj bezonoj. Unue, eble, sufiĉus traktatoj kiel inter Svisio kaj Eŭropa Unio: kunlaboro laŭ difinitaj kaj ambaŭflanke akceptitaj kriterioj.

Tamen jen la pasinteco. Nepras nun, ke la novaj parlamentanoj, sed ĉefe la Eŭropa Komisiono, agnosku la malkontenton. Urĝas redifini la celojn kaj la valorojn de la unio kaj alfronti la demokratian deficiton inter la regantoj kaj regatoj. Necesas parlamento, kiu parolos ne pri sed por la popoloj de Eŭropo, kiu alproprigos al si povojn por efike reprezenti ĉiujn eŭropajn civitanojn.

Rezigni pri la superflua kaj multekosta strasburga parlamentejo, for de la eŭropa „ĉefurbo” Bruselo, mesaĝus al la cinika publiko, ke parlamentanoj kuraĝas ekagi por krei fiske pli respondan, finance pli konscian organizaĵon. Ago nur simbola, eble, sed simboloj fojfoje gravas.

Certas, tamen, ke se la mastroj en Bruselo preteratentas kaj la malkontenton kaj – eventuale pli danĝere – la indiferenton pri Eŭropo, ambaŭ klare esprimatajn dum la ĵusaj balotoj, riskas fiaski la EU-eksperimento. Estos venkinta naciismo: la 21a jarcento fariĝos denove la 19a.

Granda defio, evidente, por la parlamentanoj. Pro tio, gekaraj, 43,09 % da eŭropanoj vin elektis.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prezidanto-poŝtmarkoj

 

Okaze de la inaŭguro en junio de la kvara slovaka ŝtatprezidanto, Andrej Kiska, la slovaka poŝto (slovake Slovenská pošta) eldonis poŝtmarkon kun lia portreto.

La prezidant-portreta poŝtmarko, kun nominala valoro de 0,45 eŭroj, estas emisiita en ok milionoj da ekzempleroj. La poŝtmarkon kreis la pentristo Vladislav Rostoka.

Poŝtmarkoj kun portreto de prezidanto havas longan tradicion en Slovakio (kaj en la iama Ĉeĥoslovakio), sed en la mondo tiaj poŝtmarkoj estas nekutimaj. Prezidant-portretajn poŝtmarkojn regule eldonas, krom Slovakio, nur Ĉeĥio kaj Estonio.

Julius HAUSER
 
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Justeco - sed por kiu?

En Aŭgsburgo, Germanio, situas parksimila arbaro. Tie oni promenas, biciklas, sportumas, ripozas. Tamen en oktobro 2011 okazis tie murdo.

Nokte je la tria horo policanoj kontrolis motorciklon. La ŝoforo kaj akompananto fuĝis sed falis de sur la veturilo kaj tuj komencis pafi. La policistoj multfoje repafis kaj policistino estis vundita. La kugloprotekta veŝto de ŝia vira kolego retenis kelkajn kuglojn, sed tamen li estis mortige trafita.

Fine sukcesis enketoj. En decembro 2011 la polico – danke al DNA-spuroj – kaptis du fratojn el krima medio. La pli juna jam pasigis 19 jarojn en karcero pro murdo de alia policisto. Ĉe la fratoj oni trovis eksplodaĵojn kaj pafilojn.

Silentis

Komenciĝis longa jurproceso. Antaŭ la kortumo ambaŭ akuzitoj silentis, tamen insultis la juĝiston, nomante lin „kotulo”.

La pli aĝa frato asertis, ke li suferas pro parkinsona malsano kaj montris tremadon de la mano. Defendaj advokatoj klopodis per multspecaj ruzoj subteni la akuzitojn. Ili deklaris la juĝistojn antaŭjuĝaj kaj la akuziton tro malsana por partopreni la proceson.

Kuracisto certigis, ke la akuzito senkulpas, ĉar tiu ne kapablas sin teni sur motorciklo, aldonante, ke la malsano rezultis de izolada aresto. Pro tio, laŭ la kuracisto, la arestito ne povas partopreni la proceson.

Miris

La juĝistaro decidis interrompi la kortuman traktadon kontraŭ tiu ĉi frato. La publiko miris pri la evidenta povo de unuopa medicina fakulo.

Intertempe multaj homoj ekpostulis mortpunon por ambaŭ akuzitoj, egale, kiu fakte pafis la mortigajn kuglojn. Tamen kortumo rajtas kondamni nur, se la kulpo estas nedubebla. Laŭ la latina in dubio pro reo (dubokaze favore al la akuzito) ĉiu akuzito estu rigardata senkulpa, ĝis kulpo estas pruvita.

Por la vidvino de la mortigita policisto la situacio fariĝis preskaŭ neeltenebla. Ŝia edzo estis murdita, sed la murdinto eble neniam vidos karceron.

Tamen pasintjare almenaŭ la pli juna frato estis kondamnita al dumviva karcerpuno. La proceso kontraŭ la alia restis interrompita. La juĝistaro insistis pri nova kuracisto-fakulo kaj ordonis plursemajnan observadon de psikiatroj.

Lastatempe la akuzito estis denove arestita. La proceso povos esti daŭrigata.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekretoj de longviveco

Ĉi-jare mia patrino fariĝis 100-jaraĝa. Ŝi estas sana, korpe kaj mense, en sia hejmo. Laŭ mia observado, la sekretoj de ŝiaj longaj vivo kaj sano estas manĝemo, babilemo kaj scivolemo.

Ŝi manĝas ĉion – panon, rizon, legomojn kaj fiŝaĵojn. Ŝi babiladas senĉese kun siaj familianoj kaj helpantoj. Ŝi ĉiutage legas ĵurnalon kaj librojn.

Estas konate, ke japanaj virinoj vivas plej longe. Kvankam ili perdis la unuan pozicion de vivdaŭro en 2011 pro mortoj kaŭzitaj de la cunamo, ili denove okupis ĝin en 2012.

Ministrejo

Ili mortas mezume 86,41-jaraĝaj, laŭ informoj de la japana ministerio pri sano, laboro kaj bonfarto. Sekvas Honkongo (86,3), Hispanio, Francio kaj Svislando. Japanaj viroj rangas kvine en la mondo kun 79,94 jaroj post Islando (80,8), Honkongo, Svislando kaj Israelo.

Kio ebligas al japanaj virinoj longan vivdaŭron? Eble la plej grava kaj populara faktoro estas nutraĵo aŭ manĝkutimoj. Ne mankas pruvoj. Ekzemple, ĝis 1985 kaj la viroj kaj la virinoj en Okinavo okupis la unuan pozicion de la 47 gubernioj en Japanio. Poste falis la viroj ĝis la 30a pozicio.

Evidentis la kialo. Antaŭe la tradicia nutraĵo konsistis el rizo, legomoj, tofuo, marherbo kaj fiŝo. Ili manĝis ankaŭ sengrasigitan porkaĵon. Post la milita okupado de Okinavo, fare de Usono en 1945 kun multaj militbazoj, iliaj manĝkutimoj rapide ŝanĝiĝis kaj usoniĝis.

Viando

Gejunuloj ekŝatis viandon kaj rapidmanĝaĵojn anstataŭ la tradiciajn receptojn. Rezulte ili manĝis multe da graso kaj dikiĝis. Ili komencis suferi de kor- kaj cerbo-infarktoj.

Gravas ankaŭ bona infrastrukturo fizika kaj homa en la socio. Necesas, ekzemple, malaltigi la mortokvanton de beboj kaj infanoj. Tio draste malaltiĝas en Japanio ekde 1921, kiam oni komencis en multaj urboj purigi per kloro akvotubojn. Ankaŭ ĝenerala sanasekura sistemo, kiu kompletiĝis en 1961 en Japanio, donas al civitanoj malmultekoste kaj egale bonkvalitajn medicinajn servojn.

Solidareco

Lastatempe iĝis pli kaj pli klare, ke gravan rolon ludas solidareco kaj reciproka helpo inter komunumanoj. Civitanoj, kiuj bone rilatas kun najbaroj kaj kiuj helpas unu la alian, kutimas vivi pli longe ol izolitoj.

Kial japanaj viroj ne povas okupi la unuan pozicion en la mondo, kiel japanaj virinoj? Eble ili tro trinkas, fumas kaj sentas sin tro streĉataj dum la labortagoj.

ISIKAWA Takesi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takesi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Katz kaj Albertina

Albertina estas arta muzeo en la unua distrikto de Vieno. Ĝi entenas interalie 65 000 desegnaĵojn kaj pli ol unu milionon da grafikaĵoj.

La nomo Albertina devenas de la duko Albert de Saksio-Teŝeno, kiu fondis la kolekton la 4an de julio 1776, hazarde samtage kiel la usona deklaro de sendependeco. En 2003 oni renovigis la muzeon, kiu nun aspektas kiel dum la 18a jarcento.

La muzeo montras artaĵojn de malfrua gotiko ĝis nuntempo. Multajn eksponaĵojn Albertina mem posedas, aliaj estas pruntitaj.

Altlernejo

Alex Katz [eleks kec] naskiĝis en 1927 en Novjorko kiel filo de ruslanddevenaj enmigrintoj. Li studis en arta altlernejo en Manhattan. Ekde 1961 li instruis en diversaj artaj universitatoj. Por subteni aliajn artistojn li kreis Fondaĵon Alex Katz.

En 2013 li donacis sesdekon da siaj verkoj al Albertina, kiuj nun rigardeblas kadre de ekspozicio, kiu daŭras ĝis la fino de septembro.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonorde tra la nokto

Sur la aŭstra parlamentejo giganta ruĝa rubando, la internacia simbolo pri solidareco kun aidoso-viktimoj. Surdige laŭta muziko ĉirkaŭ la viena urbodomo, kie kolektiĝas 40 000 vizitantoj antaŭ la 22a Vivo-Balo, kies ĉi-jara temo estas „ĝardeno de la voluptoj”.

Groteskaj maskoj, duone nudaj korpoj senescepte belaj, senĝene montrata samseksemo, buntaj roboj kaj modoj. Sponsoris la eventon produktisto pri kondomoj, kies frapfrazo „trairu bonorde la nokton” ĉie videblis.

Televide

Pli ol unu miliono partoprenis televide tiun plej grandan karitatan feston por subteni la batalon kontraŭ aidoso.

La balon vizitis elstaruloj, i.a. la iama usona prezidanto Bill Clinton [klintn] kaj la gajninto de la Eŭropa Kanto-Konkurso Conchita Wurst [konĉita vurst]. Aŭkcio liveris 400 000 eŭrojn, kiuj subtenos naciajn kaj internaciajn projektojn kontraŭ aidoso.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kuraci - konscience aŭ krede?

Laŭ la pola konstitucio, „rilatoj inter ŝtato, eklezioj kaj aliaj religiaj organizaĵoj estas konstruataj surbaze de respekto de ilia aŭtonomio kaj reciproka sendependeco”.

Tamen pli kaj pli la limoj inter la pola eklezio kaj ŝtataj servoj malklare videblas. Lastatempe, okaze de la sanktuligo de la „pola papo” Johano Paŭlo la 2a, lia longtempa amikino kaj kuracistino Wanda Półtawska proponis, ke kuracistoj subskribu Deklaracion de kredo de kuracistoj.

Dekalogo

Subskribante la deklaracion, kuracistoj kaj studentoj de medicino agnoskas ses kredojn. Tiuj inkluzivas, ke la homa korpo kaj vivo estas sankta kaj netuŝebla donaco de Dio; ke la korpo dependas de la natura leĝo, kaj naturo estis kreita de Kreanto; ke la momento de gravediĝo kaj la momento de foriro el tiu ĉi mondo dependas nur de la Dia decido; kaj ke se homo decidas fari abortigon, artefaritan koncipon, eŭtanazion aŭ uzi kontraŭkoncipilon, tio rompas la bazajn regulojn de la dekalogo.

Krome, „la bazo por digno kaj libereco de katolika kuracisto estas nur konscienco iluminita de la Dia Spirito kaj eklezia scienco, kaj kuracisto havas rajton agi laŭ sia konscienco kaj laŭ kuracista etiko, kiu enhavas reziston al agado kontraŭ la konscienco”. Plie, la subskribinto „rekonas prioritaton de la Dia leĝo super homa leĝo”.

Hospitaloj

Ŝajnis komence, ke la deklaracio ne popularos. Tamen, surprize, pli ol 3000 kuracistoj, direktoroj de hospitaloj, ĉefoj de hospitalaj sekcioj k.s. subskribis. Se konsideri, ke ili estis klerigitaj per ŝtata mono kaj plejparte kuracas en ŝtataj hospitaloj kaj en la publika sanservo, tio kreas interesajn problemojn, ne nur teoriajn.

Ĉu paciento demandu, ĉu kuracisto estas katoliko, kiu subskribis la deklaracion kaj do malrekomendas ekzemple testojn dum gravedo pro medicinaj kialoj aŭ pro religia kredo?

Kredantoj

Multaj kuracistoj kondamnis la katolikan proponon, dirante, ke ili estas unue kuracistoj kaj nur poste kredantoj (se ili entute estas kredantoj). Por ili plej gravas la bono de la paciento. Laŭ kelkaj la subskribintoj de la deklaracio eble redonu la monon, kiun la ŝtato pagis por ilia klerigado. Ili kreu privatajn kuracejojn kun klara indiko pri sia religibaza servo.

Jam en Pollando kuracistoj povas uzi t.n. leĝon de konscienco kaj rifuzi fari iujn operaciojn, ekzemple abortigon. Tamen ili estas devigitaj sendi pacienton al kuracisto, kiu faros ĝin. Sed, kiel diras multaj homoj, ekzemple reprezentantoj de la Pola Scienca Akademio en sia lasta raporto, tiu ĉi leĝo estas tro ofte uzata – kaj misuzata.

Kio sekvos? Ĉu venos deklaracio de katolikaj advokatoj, kiuj ne helpos dum divorcoj, kaj katolikaj juĝistoj, kiuj ne oficialigos divorcojn pro religiaj kredoj?

Anna SKUDLARSKA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna Skudlarska el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konsumantoj agitiĝas kaj konsciiĝas

Pro la ekonomia krizo de la pasintaj jaroj, grandskala trompado, fraŭdo kaj ekologia konsciiĝo, pli kaj pli da homoj serĉas alternativojn. Plurloke ekestas iniciatoj, kiuj protestas kaj faras proponojn, sed ili ne atingas la amasojn kaj estas malpli potencaj ol la industrio kaj burokrataro. Ankaŭ la asocioj de konsumantoj fojfoje ŝajnas esti ĉe la kontraŭa flanko. Kiel ofte, iu kompromiso akceptebla por la produktantoj kaj la konsumantoj estus la plej bona solvo, sed interparolo inter ambaŭ flankoj malfacilas.

Ekonomia krizo

Antaŭ kelkaj jaroj okazis pluraj bankokrizoj, kun konsekvencoj ĝis hodiaŭ senteblaj en multaj landoj. Reage al la malbona direktado de la bankoj, la subteno fare de registaroj, la multaj politikaj skandaloj, indigniĝis multaj civitanoj, kiuj ne apartenas al la pli altaj sociaj klasoj kaj kiuj perdis ĉiun fidon en la nuna kapitalisma sistemo, kiu avantaĝigas ĉefe tiujn, kiuj jam havas monon, koste de tiuj, kiuj havas malmulte. Naskiĝis la protest-grupo Indignados en Hispanio kaj la Occupy-movado en Usono, kaj similaj grupoj en multaj aliaj landoj.

La ofte vidata slogano „Ni estas la 99 %” protestas kontraŭ la fakto, ke „99 % de la bonhavoj estas posedataj de 1 % de la popolo”. La aliaj 99 % de la homoj do kune posedas nur 1 % de la bonhavoj. Eĉ se la proporcio 1/99 ne estas preciza, restas la granda socia malegaleco: la pli riĉa malplimulto (la 1 %) posedas aŭ mastrumas la plej grandajn bonhavojn. Ili direktas komercajn entreprenojn kaj bankojn kaj diktas la leĝojn – kompreneble favorajn al la propraj industrioj kaj interesoj. La neriĉaj homoj (la 99 %) povas nur voĉdoni kaj esperi, ke ili ne perdos sian ŝparitan monon. Estas tute klare, ke la klasbatalo de la 19a jarcento daŭre vivas, sed en pli moderna vesto.

Trompado al klientoj

Se kompanio produktas bonegajn fridujojn, kiuj uzeblas dum 30 jaroj, logike, ĝi post kelkaj jaroj ne plu havos vendojn, se ĉiuj homoj efektive aĉetis tian fridujon. En la nuna epoko kompanioj devas havi laŭeble multe da profito kaj laŭeble grandan vendociferon por atingi altan kurzon de siaj akcioj en la borso kaj pliriĉigi siajn akciulojn. Bonaj, longdaŭre funkciantaj aparatoj do ne estas ekonomie senchavaj. Registaroj ne vere kontraŭas tion. Ili nepre volas krei laborlokojn por siaj elektantoj, kaj estas alloge doni laboron al multaj homoj, eĉ se ili produktas malbonajn aŭ neuzeblajn varon.

Kompanioj diversmaniere – bedaŭrinde ofte maletike – agadas. La plej „honesta” estas la industrio pri poŝtelefonoj kaj aliaj porteblaj aparatoj. Multaj homoj preskaŭ ĉiujare aĉetas novan poŝtelefonon, ĉar oni daŭre surmerkatigas pli potencajn aparatojn, kiuj igas la „malnovajn” aparatojn malaktualaj. La ĉie distrumpetata reklamo konstante instigas homojn aĉeti la pli novajn aparatojn. La socie malfortaj homoj estas facilaj viktimoj de la intensaj kampanjoj, ĉar ofte ĝuste tiuj volas kaŝi sian malriĉecon aĉetante la plej novajn (kaj multekostajn) poŝtelefonojn, kun la konsekvenco, ke unu semajnon poste ili ne plu havas monon por mendi picon per sia nova aparato.

Truko de la industrio estas vendi aparatojn ne tro kostajn, sed kiuj konstante bezonas kartoĉojn aŭ ion alian por garantii konstantajn enspezojn. Ekzemplo estas la novaj kafomaŝinoj, kiuj funkcias per apartaj kartoĉoj aŭ aliaj kafpulvorujoj por ĉiu unuopa taso. (Aldone estas la ekologia aspekto: kompare kun normala pakumo, la kartoĉoj foruzas amason da materialo kaj kaŭzas montojn da rubaĵoj.) Alia, malpli etika ekzemplo estas tiu de la printiloj, kiuj ofte estas malmultekostaj, sed bezonas inkon tiel multekostan, ke oni parolas pri la „nigra oro”.

Antaŭ nelonge televida elsendo malkaŝis veran trompadon: ĉar profiti daŭre vendante novajn kartoĉojn ŝajne ankoraŭ ne sufiĉas por la monavida industrio, oni trompas la klientojn vendante ne tute plenajn kartoĉojn unuflanke, aliflanke intence produktante la aparatojn tiel, ke ili difektiĝas pli frue ol normale, pere de „delikataj” partoj, kiuj do rompiĝas iom post la fino de la garantio-periodo. Iuj firmaoj ankaŭ programas la printilojn tiel, ke ili aŭ rifuzas ne-aŭtentikajn kartoĉojn, aŭ simple anoncas ke la kartoĉo estas anstataŭigenda post difinita tempo, eĉ se ĝi ne estas jam malplena. Okazas ankaŭ, ke printiloj simple ĉesas funkcii post iu (tamen sufiĉe granda) kvanto da printitaj paĝoj.

Kiu kulpas?

Parte kulpas la konsumanto. Anstataŭ plendi pro la multekosta inko, li povus nur printi ion, kiam estas vere bezonate (tiel samtempe ŝparante paperon) kaj ĝoji, ĉar li nun povas akiri printilon multe pli kvalitan kaj ege malpli kostan ol antaŭ 20 jaroj. Kiu bezonas multajn printaĵojn, aĉetu pli kostan, sed ankaŭ pli ŝpareman printilon.

Kulpas ankaŭ la protestantoj. Ili ne sukcesas konigi, kiuj printiloj havas kiajn mankojn aŭ kiel solveblas problemoj. Tiaj informoj troveblas, sed nur post longa serĉado kaj sen garantio, ke ili estas fidindaj.

La germana ekonomikisto Christian Kreiß [krajs] ĵus aperigis libron „Geplanter Verschleiß” („Planita eluziĝo”, ISBN 978-3-944305-51-6), en kiu li asertas, ke la industrio perfekte povas prognozi la vivodaŭron de ĉiu ero de aparato kaj – kondiĉe, ke oni uzas erojn kun la sama vidodaŭro – ankaŭ la vivodaŭron de la aparato. La industrio replikas, ke efektive ĝi produktas diverskostajn kaj diverskvalitajn produktojn: por uzanto, kiu nur malofte bezonas ĝin, la malmultekosta dum longa tempo eltenos, sed profesiulo, kiu multe uzas ĝin, aĉetu la multekostan.

Defendantoj de la konsumantoj lamas

En ĉiuj landoj ekzistas asocioj, kiuj analizas la produktojn vendatajn en la merkato, testas ilin kaj aperigas la rezultojn, sed ili estas perdantaj la fidon de siaj membroj. En 2008, tuj antaŭ la granda banko-krizo, islanda banko reklamadis en la belga radio, proponante tre favoran renton je ŝparkontoj. Kvankam en la financa mondo estis ĝenerale sciate, ke la islanda banksistemo estas kolapsonta, la belga Test-Aankoop - Test-Achats (= aĉetaĵo-testo, cetere fikonata pro siaj agresemaj varbkampanjoj) ne avertis kontraŭ tiu banko, sed anstataŭe konsilis uzi la favoran investeblon, ĉar „ŝpardeponoj de privataj personoj ja estas asekuritaj”. Ĉu vere saĝa kaj etika konsilo?

ADAC estas la plej granda asocio de aŭtomobilistoj en Germanio. Ĉiujare ĝi disdonas premion por la plej ŝatata aŭto en Germanio. Komence de 2014 iĝis sciate, ke la gajninto ricevis ne 34 299 voĉojn kiel anoncite, sed nur 3409, ridindan kvanton por asocio, kiu havas 18 milionojn da membroj. Poste iĝis konataj ankoraŭ kelkaj aliaj skandaloj ĉe ADAC.

Ankaŭ la gazetaro kaj televido malmulte utilas. Prezentadoj de novaj produktoj tie estas farataj laŭde, rapide kaj senkritike. Ŝajne la plimulto de la homoj ŝatas tion, ĉar ekzemple la brita aŭtomobil-televidprogramo Top Gear (www.topgear.com) estas ege populara ankaŭ ekster Britio; ĝi prezentas belajn spektaklojn, sed apenaŭ utilajn informojn.

Ekologia konsciiĝo

Estas klare, ke la konsumsocio atingis sian kulminon kaj ke (multaj, sed ne ĉiuj ...) homoj konsciiĝas pri la rubo, kiun ili ĉiutage produktas. Apenaŭ troveblas kvadratmetro da naturo sen spuroj de homa civilizo.

En la oceanoj flosas plastaj rubo-tapiŝoj. La nord-pacifika rubovortico estas la plej granda el la kvin rubocirkuloj (angle North Pacific Gyre). La surfaco de tiu ruboinsulo havas la grandon de Teksaso aŭ Mez-Eŭropo. Laŭ kalkuloj, komence de 2008 cirkulis ĉirkaŭ 100 milionoj da tunoj da plasta rubo en la rubovortico. Tiu plasto kaŭzas la morton de multaj marbestoj. Ĉirkaŭ 70 % de ĉiu plasta rubo sinkas al la margrundo.

Pli kaj pli da homoj konscias, ke manĝaĵoj estas tro-pakitaj. Multaj kukoj estas unuope pakitaj per plasto, tiuj kukoj siavice estas ankaŭ grupe volvitaj en plasto, kaj finfine tio estas pakita en kartona skatolo. Kaj tiuj kartonaj skatoloj dum transporto ankoraŭfoje troviĝas en pli granda pakaĵo! Pro tio, Catherine Conway malfermis la vendejon Unpacked (nepakita) en Londono en 2007. Ekzistas ankaŭ similaj vendejoj en Teksaso kaj Berlino. Tamen estas ankaŭ kontraŭa evoluo: pro skandaloj pri manĝaĵoj dum la pasintaj jardekoj ekestis striktaj reguloj pri higieno kaj pakumo. Eĉ ne plu estas permesate uzi restaĵojn el restoracio kiel bestomanĝon.

Sekve de la (programita) paneo de elektraj aparatoj, konsumado de kartoĉoj kaj ĉiaj aliaj aferoj por unufoja uzo, kreiĝas pli kaj pli da rubo. Laŭ esploro, kostas sep litrojn da akvo por produkti unu plastan akvobotelon. Pli bone trinki akvon de la krano do, ĉie, kie eblas! Same pri forĵetataj trinkujoj por kafo, teo, kaj tiel plu: kostas multege da materialo, akvo kaj energio produkti ĉion tion, dum la rubo-monto grandiĝas. Sume: unu forĵetebla objekto havas trioble malbonan efikon sur la medion: akvomalŝparon, energiomalŝparon kaj rubokreadon.

Lode VANDE VELDE kaj Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde kaj Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novtipa gasminado: ĉu vere danĝera?

Por ebligi la ekstraktadon de nafto kaj gaso el la tero, la ŝtonaroj, kiuj enhavas tiujn materialojn, devas havi porojn. Bone taŭgas, ekzemple, sabloŝtono kaj – parte – ankaŭ kalkŝtono. Por ekstrakti pli multe da nafto kaj gaso (kemie: metano, CH 4), oni de post 1947 disrompas ŝtonaron per akvo kaj granda premo; tra la fendoj, kiuj tiel ekestas, fluidoj ja povas eliĝi. Oni ĵetas kune kun la akvo sablon, kiu tenas la fendojn malfermaj. Por ke la sablo ne sedimentiĝu tro frue, oni dispersas ĝin per organikaj kemiaĵoj. Anglalingve tiuspeca disrompado estas nomata „fracking”, mallongiĝo por „hydraulic fracturing” (hidraŭlika disrompado aŭ fendado).

Ekde 1981 tion eksperimentis George P. Mitchell, kaj poste – kun ŝtata subteno – la firmao Halliburton en Teksaso por apliki la teknikon ankaŭ al multe pli densa kaj malmola ŝtonaro, kiel (nafto-)ardezo kaj aliaj skistaj materialoj, inter kiuj oni povus mencii argiloŝtonon. En 1998 la tekniko sukcesis, kaj tial ekde 2008 okazas vera furoro rilate al la ekspluatado de tiu novtipa gas- kaj nafto-minado.

Ukraina registaro

En Usono gaskostoj intertempe malleviĝis al triono de tiuj de Germanio. Usono tiumaniere plibonigas ne nur sian industrian konkurpovon, sed ankaŭ sian klimatobilancon, pro tio ke gaselektraj centraloj pli kaj pli anstataŭas karboelektrajn, kiuj eligas ĉirkaŭ duoble da karbondioksido por ĉiu energi-unuo. Montriĝis, ke mondvaste la tiel alirebla konata kaj supozata provizo de ter-gaso (kaj ankaŭ de nafto) etendiĝis tiel, ke ĝi ne elĉerpiĝos en la venontaj cent jaroj aŭ pli (rigardu la mapon). Pro la aktuala politika situacio estas rimarkinde, ke ankaŭ Ukrainio havas tiajn proprajn provizojn. Sed la registaro de Janukoviĉ ĉesigis ĉi-rilatajn esplorojn en la somero de 2013 pro kialoj ne publike konataj.

Alia rezulto estas, ke la gas- kaj nafto-kostoj mondskale malleviĝis (kiam estas pli granda disponeblo aŭ malpli granda bezono, ekzemple de iam granda kliento, kiel Usono, la prezo malaltiĝas), dum la tradiciaj liver-landoj, ĉefe en Proksima Oriento, vendas malpli multe.

Eŭropa glaciaĵo

En Eŭropo oni ankoraŭ hezitas uzi ĉi tiun teknikon, kaj kelkaj ŝtatoj prokrastis ĝian aplikadon. Homoj timas pri la „kemia koktelo”, kiun tiu tekniko entrenas.

Do kiaj estas tiuj dispersiloj? Por malebligi tro fruan sedimentiĝon de la sablo, oni uzas kiel densigilon (dispersilon) la tiel nomatan guar-gumon. Temas pri karbonhidrata biopolimero ekstraktata de la hinda guar-arbo. Ĝi estas uzata ankaŭ por iom solidigi manĝaĵojn, kiel soft-glaciaĵon, bone konatan en Eŭropo.

Polimero estas parenca al amelo, sed, kiel poli-manano, ne estas digestebla por homoj, kvankam ĝi estas biologie diserigata en la medio. Por igi ĝin pli efika, oni normale ĝin retigas (interligante la ĉenojn) per bor-acido aŭ borakso. Pro novaj maltrankviloj pri tiuj borkombinaĵoj (kiuj tamen estas uzataj en manĝaĵoj kaj laviloj, kaj ankaŭ en medicino) oni nun preferas titan-kompleksojn, kiuj ne estas venenaj laŭ la nuna scio. (Titan-oksido estas la vaste uzata blanka pigmento de domfarboj. Cetere ankaŭ en tiuj farboj estas uzataj dispersiloj, plej ofte hidroksietil-celulozo, sed fojfoje ankaŭ guar-gumo. Tiuj estas ellavataj de la pluvo al la grund-akvo je kvantoj de multaj tunoj jare.)

Por ke ne kresku algoj, oni ankaŭ aldonas biocidojn, simile al tio, kio okazas ĉe murfarboj. Por ke la akvo povu esti depumpata post la disrompado, oni aldonas aŭ oksidilon (natrian peroksodisulfaton, Na 2S 2O 8, kiu estas konsumata de la reago) aŭ enzimon, kiu disrompas la polimeron. Do la aldonaĵoj al la akvo estas tute ne maltrankviligaj.

Tergloba varmiĝo

Sed, post la suprenpumpado, la akvo ja enhavas naftogutetojn, krom kelkajn ellavitajn salojn. Nur tiuj estas la danĝero, se estas liko en la bortrua (betona) tubo. Sed tio estas problemo ĉe ĉia gas- kaj nafto-minado, ne nur ĉe la disrompada. Alia danĝero ekestas, se oni suprenpumpas akvon en malfermajn konservejojn; tiam la solvita metano eliĝas kaj grave kontribuas al la tergloba varmiĝo. La akvobezono estas grandega: oni kutime uzas, en ripetiĝantaj disrompadoj, entute 30 000 kubajn metrojn da akvo por ĉiu borado. Precipe pro tio jam de du jaroj oni reuzas la akvon en sinsekvaj procedoj. Apartaj firmaoj purigas ĝin por ebligi la reuzadon.

Usona filmo

Oni povas sin demandi, kio do elvokis tiajn maltrankvilojn inter la homoj. Verŝajne multe kontribuis la usona filmo Gaslando, kiu montris, kiel metanhava trinkakvo el akvokrano estis ekflamigata. Poste la Usona Mediprotekta Ofico (EPA) eltrovis per analizo de izotopoj (karbono-13 kaj deŭterio), ke la metano en ĝi ne estas geologie aĝa, sed devenas de la putrado de marĉa akvo sur la tera supraĵo. (Tia metano estas nomata „marĉa gaso”.) Estas interese, ke simila filmo (Promesita lando) estis kunfinancita de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, unu el la grandaj nafto- kaj gas-eksportaj landoj en la Persa Golfo.

Werner FUSS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuss el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Arkitekturo por vojaĝantoj

Studentoj el la viena Teknika Universitato produktis el aluminia tubo 2200 spiralojn, kies ŝraŭbopaŝo ne estas konstanta. Poste, venante el diversaj direktoj, ili ŝraŭbis tiujn spiralojn unuj kontraŭ la aliaj. La rezulto – antaŭkalkulita de komputiloj – estas metale brilanta objekto, 4 metrojn alta kaj 20 metrojn longa. Ĝi staras nun antaŭ la muzeo de nuntempa arto „21er Haus” en Vieno.

La metala objekto, kiu estas stabila pro la interna streĉo de spiraloj, ilustras ekspozicion pri diversaj „malstreĉejoj”, kunorganizitan kun la sveda ambasado en Aŭstrio. Temas pri 21 feriodomoj kaj hoteloj en la stilo de diversaj epokoj: de ŝajne primitivaj kabanoj en arbaro ĝis luksa hotelo. Ili ĉiuj estas realigaĵoj de nuntempaj arkitektoj el Svedio kaj Aŭstrio. Per la ekspozicio oni celas demonstri la nuntempan evoluon de turisma industrio en ambaŭ landoj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trufludo

Ŝatantoj de kartludoj tutmonde ne mankas. Forestas eble iom da varieco. La plimulto de ili fakte emas dediĉi sian libertempon al 4 aŭ 5 ludoj, ĉiam la samaj. Jen do, ekskluzive por Monato, originala kartludo: trufo aŭ, se vi preferas, trufludo. Ĝi tute ne postulas aritmetikajn konojn kaj pro tio vere taŭgas por la tuta familio, inkluzive junegajn idojn.

La origino de la trufludo estas simple klarigebla: la kreinto (verkinto de tiu ĉi artikolo) estis ludanta kartojn kun sia juna filo (ĝenerale amanto de tablaj kaj kolektivaj ludoj) dum varmega – kaj iom teda – somera posttagmezo. La etulo, kiu ankoraŭ ne komencis la bazlernejon, malfacile komprenis la subtilajn regulojn de kutimaj kartludoj (precipe rilate la eblon adicii) kaj krom tio iom enuis pro la ripetemo de proponitaj ludoj, kiuj escepte de kelkaj detaloj tre similas. Eble ĉerpinte (sed senvole!) inspiron el la intuicia kartludo Uno, kiun, tutmonde disvastiĝintan, ĉiuj infanoj pli-malpli ŝatas kaj komprenas, ni kune naskis la jenan ideon.

Komenco

Oni uzu francan (52) aŭ italan (40) kartaron. Kun iom da fantazio, ja adapteblas al trufludo ankaŭ eventualaj aliaj naciaj kartaroj. Rajtas ludi 2 personoj ĉiufoje kaj oni povas facile organizi etan turniron: Ekzemple, patro ludos kun filino, patrino kun filo kaj la du gajnontoj poste ludos la finalon. Komence de la partio, zorge miksinte la kartaron, unu el la ludantoj disdonu po 3 kartojn al la kunludanto kaj aldone metu malkaŝe 4 kartojn sur la tablon.

Emblemo

Regulo 1. En tiu ludo neniom valoras nombroj (2, 5, 8, 10...), do oni rajtas per propra karto preni alian de sur la tablo, nur se ambaŭ havas la saman emblemon, do sendepende de la presita numero. Pro la sama kialo, kompreneble malpermesita estas ankaŭ adicio: do ĉiufoje, kiam ludanto gajnas karton, li neeviteble aldonos al sia propra gajnkartaro du kartojn, nenial tri aŭ kvar kiel en aliaj ludoj. Ekzemple, se ni havas ason de pikoj, ni ne rajtas preni ason aliembleman (ekzemple de keroj), sed ja ajnan karton (3, 6, 9, eventuale reĝon, fanton...) de pikoj. Se ni havas reĝon de karooj, ni rajtas preni ajnan karton de karooj (ason, 2, 4, 8...), sed neniam aliembleman reĝon. Se neniu karto estas surtable samemblema, ni simple ĵetos nian karton surtablen, apud la ceterajn, gajnante nenion. Ĉiu gajnita karto nomiĝas „trufo”, kaj oni konservu ĝin en sia kaŝata „trufkesto” (t.e. la aro de ĝis tiam gajnitaj kartoj). Kiam la ludantoj estos ĵetintaj siajn tri kartojn, la miksinto ree disdonos po tri kartojn kaj tio okazos ĝis la fino de la partio.

Trufego

Regulo 2. Kiam ludanto sukcesas per samemblema karto (ne laŭ la kartnumero!) gajni la lastan karton, troviĝantan sur la tablo, tiam la gajnita karto nomiĝas ne plu „trufo”, sed „trufego”.

Ekkriante tiun vorton por krei pli amuzan etoson, certe plaĉontan al infanoj, oni aldonas la trufegon (do la gajnitan karton) al sia gajnkartaro malkaŝe. Tiel oni memoros, fine de la partio, ke tiu karto havas duoblan valoron. Ekzemple, se fine de la partio ni havas 22 kartojn (trufojn) kaj 3 trufegojn, ni kalkulas 22 + 6, do 28 kartojn. Tiel simple!

Taktiko

Tio signifas, ke la ceteraj ludantoj devas havi la taktikon, se tio eblas, estigi ĉiam pli ol unu karton sur la tablo, ĉar kelkfoje gajni antaŭlastan karton estas riske kaj kontraŭefike. Tio povus gajnigi al la kunludanto altvaloran trufegon. Spite al tiu defenda taktiko, kelkfoje tamen estos neeviteble lasi ununuran karton surtable, kaj oni devas nur esperi, ke la kunludanto ne havos karton samembleman.

Inversiĝo

Regulo 3. Tiu, kiu gajnas trufegon, sendepende de la komenca vico, ĵetos ja surtablen novan karton kaj la luda vico nepre inversiĝas (tiel ke ankaŭ la ceteraj ludantoj havos la eblon gajni trufegojn: aliokaze laŭ mia sperto tiu, kiu gajnos la unuan trufegon, emos gajni ankaŭ la sekvajn).

Nombrado

Fine de la partio, la ludantoj nombras la gajnitajn kartojn (trufojn), kalkulante ĉiun trufegon kiel duoblan karton. La reguloj ŝajnas unuavide iom komplikaj, sed la ludo estas simplega kaj oni vidos, ke ĉio estas tre intuicia kaj ke post unu aŭ du partioj la regularo estos ĉiam pli klara. Mi provis la trufludon kun mia fileto kaj li tuj komprenis la mekanismojn.

Li opinias la ludon treege facila kaj amuza. La trufludo eĉ fariĝis lia preferata kartludo. Estas tre facile por infanoj rekoni la saman emblemon. Kaj ĉefe la momento, kiam oni ekkrias la vorton „trufego”, estas tre gajiga.

Ĉiuj ludantoj gajnas kutime ne malpli ol unu trufegon, kaj tio minimumigas la eventualan frustracion pri perdo. Mi ĉiam diras al miaj filo kaj nevo (fojfoje ploranta pro iu malgajno), ke post unu jaro aŭ du oni ne memoros tiun, kiu gajnis la pasintjaran partion, sed nur la fakton, ke oni iam kunludis kaj sin amuzis familie! Provu proponi ĉi tiun kartludon al viaj parencoj kaj amikoj. Vin atendas drolaj partioj, kiujn povus partopreni ankaŭ viaj gebubetoj!

La lasta kuriozaĵo, eble utila por estonta luda enciklopedio aŭ muzeo de Esperanto-strangaĵoj: La nomo de la kartludo (trufo aŭ trufludo) dependas de tio, ke la edzino de la kreinto en la tago, kiam li elpensis la ludon, tute hazarde preparis gustoplenajn trufĉokoladetojn. Do la verkinto kun sia filo provis unuafoje la ludon, gustumante tiujn dolĉaĵojn!

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu ni devas timi TTIP?

Nova kaj preskaŭ sekreta projekto por krei grandan liberan interŝanĝ-zonon inter Usono kaj Eŭropo minacas ŝanĝi la civitanan vivon en la du regionoj. Estos kolizio inter du idearoj: unuflanke la uson-brita, kiu kredas ke senbrida liberalismo plej utilas al la loĝantaro, aliflanke la kontinenteŭropa, kiu emas reguligi la merkaton por eviti ekscesojn.

TTIP estas mallongigo de anglalingva esprimo Transatlantic Trade and Investment Partnership (Transatlantika partnereco pri komerco kaj investo). Ĝia antaŭa, sed ankoraŭ ofte uzata nomo estas TAFTA (Transatlantic Free Trade Area, Transatlantika Liberkomerca Zono). 1 Estas projekto de Usono kaj de Eŭropa Unio por konstrui grandan liberan interŝanĝ-zonon. Ĝi estas apenaŭ konata de la civitanoj, sed koncernas ĉiujn aspektojn de la vivo: sociaj rajtoj, ekologio, nutraĵo, sano, energio, akvo, kulturo, edukado ktp.

TTIP celas nuligi la restantajn barilojn kiuj malfaciligas komercon inter Usono kaj Eŭropa Unio. Ĉar la dogantarifoj jam estas malaltaj, la vera celo estas forigi aliajn obstaklojn, kiuj ĝis nun protektas la civitanojn. La batalkampo kuŝas inter translandaj firmaoj kaj demokratie elektitaj registaroj. Se la nuna TTIP-projekto realiĝus, la transnaciaj firmaoj povus devigi ĉiujn ŝtatojn ŝanĝi siajn regulojn laŭ la interesoj de la entreprenoj.

Kiel TTIP funkcius?

La principo estas krei liberan kaj ne maljustan konkurencon inter entreprenoj de tiu grandega zono. Teorie, tiu principo estus garantiata per mekanismo de finaranĝo de malkonsentoj inter privataj investantoj kaj ŝtatoj (angle: ISDS, Investor-state dispute settlement). Laŭ tiu mekanismo, entrepreno kiu opinias ke ĝiaj rajtoj estas limigitaj pro decido de ŝtato povas persekuti tiun ŝtaton. Krome kaj ĉefe, tia konflikto ne estus solvata per procesa proceduro en kortumo, sed pere de internacia arbitracio.

Arbitracio estas rimedo solvi juĝaferojn sen turni sin al la ordinara juĝinstanco. La koncernaj partioj, interkonsente, decidas elekti trian sendependulon, nomatan arbitracianto, kiu respondecos solvi la konflikton. Arbitracio jam estas ofte uzata en internaciaj komercaj konfliktoj, sed sperto de NAFTA (Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento) montras ke, kiam usonaj firmaoj persekutas Kanadon, la usonaj firmaoj pli ofte gajnas; kiam kanadaj firmaoj persekutas Usonon, Usono pli ofte gajnas. Estas malmultaj arbitraciantoj kaj iuj dubas pri ilia sendependeco.

Grava subtenanto de TTIP estas OEKE (Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo). Laŭ OEKE-studo, TTIP pligrandigus la malnetan enlandan produkton (MEP) je 3 ĝis 3,5 % en Usono kaj EU, sed aliaj studoj taksas la favoraĵon venontan el TTIP malpli granda, eĉ neglektinda.

Kelkaj eblaj sekvoj

Per TTIP, transnaciaj firmaoj povus decidi pri siaj reguloj pri varoj, servoj kaj investoj. Tio favorus kunfandiĝojn kaj akirojn, ĉefe de malgrandaj entreprenoj. Pri dungiteco kaj laborkondiĉoj, la translandaj firmaoj povus atingi, ke fundamentaj rajtoj de laborantoj estu forigitaj (reguloj pri dungo kaj maldungo, labortempo, malsano, gravedferioj, ktp...).

Povus okazi, ke eŭropaj normoj estas konsiderataj kiel bariloj al libera komerco. Tiel, reguloj pri pesticidoj kaj herbicidoj, genetike modifitaj organismoj (GMO), atesto pri origino protektata (AOP), normigitaj etikedoj kun indiko de origino, viandaĵo kun hormonoj ktp, povus esti atakataj de usonaj firmaoj. Nafto-entreprenoj povus persekuti registarojn por akiri rajton ekspluati skistogasojn en ĉiuj partoj de la TTIP-zono.

Nun akvo kaj energio povas esti liverataj de publikaj aŭ privataj entreprenoj. Se TTIP ekfunkcius, akvaj kaj energiaj firmaoj povus persekuti urbojn kaj ŝtatojn kiuj decidas liveri tiujn servojn nur per publika sistemo, ĉar tio estas barilo al libera konkurenco.

La publiko nepre estu informata

La civitanoj de tempo al tempo legas en sia gazetaro iom pri multlandaj kompanioj kiuj misuzas patentojn aŭ opinias ke eŭropa regularo pri manĝaĵoj estas tro strikta, kaj pri protestoj de manifestaciantoj kontraŭ tio, sed ili ĝenerale ne konscias, ke tio estas eroj de jam delonge okazanta traktado inter Usono kaj EU. Kunago de bone informitaj civitanoj povas influi la finajn decidojn, atendatajn antaŭ la fino de 2015. Multfoje jam en la historio civitanaj agadoj sukcesis haltigi projektojn de nekontrolataj politikistoj kun internaciaj firmaoj.

La novaj Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Parlamento ĉi-rilate havas grandan respondecon, sed eble malgrandan povon. Dum la pasintaj jardekoj, ĉiuj gravaj komercaj novaĵoj, de Amazon ĝis Google, ekestis en Usono kaj surprizatakis Eŭropan Union.

GRUPO ESPERANTO MARSEJLO
1Ĉar nur por la angla lingvo jam estas uzataj du mallongigoj, la redaktoro rezignis pri plia mallongigo kaj uzis „TTIP” por ĉi tiu ankoraŭ embria projekto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Grupo Esperanto Marsejlo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pozitiva influo de la refortiĝo

La monda produktado eniris la fazon de stabila kresko post longa periodo de recesio. Ĝi pligrandiĝis je 5,1 % 1 en la unua kvaronjaro de 2014, la plej alta nivelo de la pasintaj jaroj. Tion montras raporto publikigita de UNIDO, la Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado.

La nuna kresko povas esti atribuata ĉefe al la pliboniĝanta financa stato de la industrilandoj, speciale en Eŭropo. Tamen la novaperantaj industriaj ekonomioj, escepte de Ĉinio, ĉiam ankoraŭ havas malaltan pliiĝon. Al la industrilandoj rilatas preskaŭ du trionoj de la monda produktado de aldonvaloro.

En la unua kvaronjaro de 2014 la volumeno de la industria produktado kreskis je 3,3 % en la industrilandoj kaj je 9,4 % en la evoluantaj kaj novaperantaj industriaj ekonomioj. Tamen, escepte de Ĉinio, la kresko de la produktado en la novaperantaj industriaj ekonomioj estis nur 1,4 %. La industria produktado en Ĉinio ja kreskis je 13,1 %.

La bazo de la kuranta kresko en la industrilandoj grave plivastiĝis. La industria produktado kreskis en ĉiuj branĉoj de la industrio, inkluzive de tiaj tradiciaj sektoroj kiel produktado de nutraĵoj, tekstilo kaj vestoj.

Eksporto el evolulandoj povus pligrandiĝi

La pli alta kresko de la produktado de varoj por longa uzado, ekzemple de hejmaj ekipaĵoj, elektronikaj varoj kaj veturiloj, indikas la kreskantan kredon de la konsumantoj je longdaŭra stabileco.

La produktado de maŝinoj kaj ekipaĵoj kreskis en Kanado je 6,4 %, en Japanio je 17,7 % kaj en Usono je 6 %. Malgraŭ tio la perspektivoj pri kresko de la novaperantaj industriaj ekonomioj restas moderaj. La industria produktado reduktiĝis je 1,8 % en Argentino, je 0,2 % en Brazilo kaj je 1,6 % en Barato. La ĉefaj riskoj por la refortigo de la ekonomioj en tiuj landoj rilatas al la turniĝo de kapitalfluoj kiel ekstera faktoro kaj la kresko de produktadkostoj kiel interna faktoro.

Pligrandiĝo de la eksporto el evolulandoj povus kaŭzi pliigon de ilia industria produktado. En tiu kunteksto la kuranta refortiĝo verŝajne havus pozitivan influon al la monda produktado.

Evgeni GEORGIEV
1Ĉiuj elcentoj komparas la unuan kvaronjaron de 2014 kun la unua de 2013; ili do montras 12-monatan evoluon. Atentu, ke „industria produktado” ne egalas al „malneta enlanda produkto”; ili havas malsamajn kalkulmetodojn.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉokolado, nia plej kora amiko (sed sen troigo!)

Lastatempe multobliĝis sciencaj artikoloj pri la favora efiko de ĉokolado sur la homa sano. La esploroj venis el pluraj landoj: Francio, Aŭstralio, Italio, Britio. Oni studis la efikon de ĉokolado precipe ĉe la sangocirkula sistemo de homoj kaj konkludis, ke tiu nutraĵo, ŝatata de etuloj kaj ne nur, efektive protektas la angiojn, la koron, la cerbon.

Polifenoloj

Ĉokolado favoras la komplikan kaj delikatan metabolismon de histoj ene de la arterioj kaj samtempe malhelpas la estiĝon de arteriosklerozaj platoj. La sanigaj substancoj ĉeestaj en ĉokolado estas nomataj „polifenoloj”. Kompreneble, ju pli altas la proporcio de nigra ĉokolado en la englutata manĝaĵo, des pli saniga ĉi lasta estas. Laktoĉokolado male perdigas parton de tiu efiko.

Marŝado

Antaŭ nelonge nekutima esploro plenumata en Italio mezuris la marŝokapablon de maljunaj homoj kun malbona sangocirkulado en la gamboj. Montriĝis, ke tiuj pacientoj, kiuj manĝis amaran, puran ĉokoladon du horojn antaŭ la testo, sukcesas marŝi pli longe ol tiuj, kiuj tion ne faris. Englutado de laktoĉokolado ne montris saman rezulton. Ĉi tiu studaĵo ankoraŭ estas provizora, sed medicinaj revuoj jam sciigas pri ĝi.

Proverbo

Rilate al konsumado de ĉokolado, tamen, ĉiuj sciencaj publikaĵoj atentigas, spite al ĝia bongusteco kaj sanigeco, ke oni ne devas troigi: apud polifenoloj ne forgesendas la kvanto de kalorioj kaj sukero, kiujn ĉokolad-tabuletoj kaj similaj frandaĵoj enhavas. Aliflanke, ĉu ne estas jam konata la proverbo, laŭ kiu „ĉio supermezura estas terura”?

Paulo Sergio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sergio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Milita kampadejo trovita en Karnunto

En la Arkeologia parko Karnunto (MONATO 2014/05, p. 16) oni faris novan eltrovon. Post la malkovro de tutmonde unika gladiatora lernejo en 2011 la sciencistoj nun eltrovis sub la ruinoj de antikva vilaĝo ĉe Danubo grandan militan kampadejon. Helpe de grunda radaro la arkeologoj trafis fortikaĵ-fosaĵon en pli profundaj tertavoloj kun areo de 57 600 kvadrataj metroj, egala al ses futbalaj ludejoj.

Por la direktoro de la arkeologia parko, Markus Wachter [vaĥta], tio estas sensacio: „Por ni estas granda paŝo, ke Karnunto ree ricevas tutmonde sian antikvan signifon”, li deklaris. Petra Bohuslav, ekonomia konsilistino de la lando Malsupra Aŭstrio, diris, ke la eltrovo donos gravan turisman kaj ekonomian impulson.

Ĝis la jarfino

Ekde 2012 oni esploras kune kun internaciaj partneroj laŭ komisio de la lando Malsupra Aŭstrio la subteron de Karnunto. Ĉi-lasta estas la plej granda arkeologia tereno en la centra Eŭropo. Preskaŭ la tuta romia urbo, kies areo iam ampleksis pli ol 10 km 2, konserviĝis ĝis nun sub la kampoj kaj vinberejoj de Malsupra Aŭstrio.

Oni esploras el la aero kaj surtere la arkeologian kampon. Pli ol ses km 2 estis jam prilaboritaj. La grunda radaro ebligas per la uzo de elektromagnetaj ondoj, ke restaĵoj de la romia urbo aperas tridimensie sur la komputila ekrano. Ĝis la jarfino oni prilaboros areon de kvar km 2.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kio estas la kipra silabaro?

En majo kaj junio 2014 okazis en la koro de Limasolo (la dua urbo, laŭ grandeco, de la Kipra Respubliko) la interesa ekspozicio I majia tis grafis' (La magio de la skribado). La redaktoro de la lingva rubriko, laŭdeve ekipita per fotilo, vizitis ĝin la 1an de junio ekskluzive por la legantaro de MONATO, al kiu estos jene prezentitaj historio kaj kuriozaĵoj pri antikva kaj fascina skribsistemo, la tiel nomata „kipra silabaro”.

Komuna silabaro

Tio, kion oni konas en epigrafio kaj lingvistiko kiel kipran silabaron, estas silaba skribsistemo utiligita en Kipro inter la dua duono de la 11a jarcento a.K. (stango de Ofelto, ICS 1 18g) kaj la fino de la 2a jarcento a.K. Ĝi konsistas el sesdeko da signoj (56, por la ŝatantoj de precizeco), ĉiu el kiuj respondas al aparta silabo, kun iom da lokaj variantoj laŭ la formo de la signoj mem, sed ankaŭ laŭ la kronologio kaj la strukturo de la diversaj trovaĵoj; preskaŭ ĉiuj signoj, escepte de tiu por „ye” (ekzistanta nur en la pli malfrua pafosa varianto), estas atestitaj en la plej disvastiĝinta formo de la kipra silabaro, pro tio cetere menciata en fakaj publikaĵoj kiel „komuna silabaro”.

Sud-okcidenta regiono

La tekstoj skribitaj en ĉi-lasta, ordinara, speco de silabaro estas kutime maldekstrumaj kaj venas de areo tre ampleksa: ili estis malkovritaj praktike sur la tuta insulo, escepte de la sud-okcidenta regiono – tiu de Pafoso – siaflanke karakterizata de propra, iom malsama, signaro, konata kiel „la pafosa silabaro”. Ĉi tiu loka versio de la silabaro, havanta kelkajn apartaĵojn, estis ofte uzata por la skribado de tekstoj dekstrumaj kaj estas karakterizata de aparta kronologio: oni fakte parolas pri iu „frua pafosa silabaro”, esence dokumentita ĉe tekstoj el la 6a jarcento a.K., kaj pri iu „malfrua pafosa silabaro”, per kiu oni skribis dokumentojn, kiuj datumas ĉefe de la 4a jarcento a.K.

Funebraj surskriboj

La konserviĝintaj tekstoj estas plurspecaj, kun klara hegemonio de funebraj kaj religiaj surskriboj; cetere, inter la (relative malmultaj) publikaj tekstoj oni havas kelkajn el la plej gravaj kaj konataj kipraj surskriboj, kiel ekzemple iun dulingvan tekston el Amathunta (ICS 196; ĉirkaŭ 310 a.K.) aŭ la tabuleton de Idalion (ICS 217; ĉirkaŭ 478-470 a.K.). La plejmulto de la tekstoj ĝis nun konataj estis gravurita sur ŝtono; oftaj estas ankaŭ skrap-skribaĵoj kaj tekstoj pentritaj sur ceramikaĵoj, dum estas malpli multenombraj la tekstoj gravuritaj sur metalo (kia tamen estas la ĵus menciita tabuleto de Idalion).

Komplika deĉifrado

Oni ne malofte legas, ke la kipra silabaro estis deĉifrita en 1871 de la angla epigrafisto George Smith, kiu ja helpis sin per la dulingva kaj duskribsistema surskribo trovita en Idalion (kiu respondas al nuna Dali, urbeto apud la ĉefurbo Nikozio). La komplika deĉifrado de la kipra silabaro tamen ne povas esti atribuita al unuopa persono, ĉar, se esti honestaj, sekvis pluraj klopodoj, kelkaj el kiuj vere brilaj, komence fare de kleruloj el diversaj fakoj kaj poste fare de filologoj kaj fakuloj pri la greka lingvo. Danke al la dulingva (duone semita kaj duone greklingva) surskribo el Idalion (dediĉita al Reshef Mikal – Apolono Amyklos: ICS 220; komenco de la 4a jarcento a.K.) la brita fakulo George Smith ja donis en 1871 unuan gravan interpreton; ĝi tamen estis poste evoluigita kaj perfektigita fare de la egiptologo Samuel Birch (1872), de la numismato J. Brandis (1873), de la filologoj Moritz Schmidt, Wilhelm Deeke kaj Justus Siegismund (1874) kaj fine de la dialektologo H. L. Ahrens (1876).

Egea origino

La egea origino de la kipra silabaro estis ĝenerale rekonita ekde la fino de la 19a jarcento p.K., danke al la esploroj de Arthur Evans (plenumitaj ekde 1894), kiuj identigis la minoan originon de la silabaro uzata en Kipro en la bronzepoko. La kipra silabaro atestita en la ferepoko do devenas de la kipro-minoa silabaro. Iel ajn, post esplorado pli ol 100-jara la preciza rilato, kiu kunligas tiel diversajn skribsistemojn (linearan A, linearan B, kipro-minoan silabaron kaj kipran silabaron) ankoraŭ ne estas difinita detale pro persistaj mankoj en niaj scioj, nelaste pro tio, ke oni sukcesis deĉifri nek la linearan A nek la kipro-minoan.

Ekonomia krizo

Post la falo de la micenaj centroj fine de la 13a jarcento a.K. pro la ekonomia krizo, kiu en tiu epoko frapis la orientan regionon de Mediteraneo, multaj gentoj transloĝiĝis de ĉe Egea Maro al apudaj regionoj, kiuj ankoraŭ floris el ekonomia vidpunkto. Multaj el ĉi tiuj alvenis kiel migrantoj al Kipro, kie ili enloĝiĝis en la urboj-havenoj de la insulo. Tiuj gentoj, venantaj de ĉe Egea Maro, portis kompreneble kun si la propran lingvon: la grekan.

Tiam en Kipro oni uzis lokan antikvan skribsistemon nomatan „kipro-minoa”, per kiu verŝajne oni skribe esprimis la indiĝenan lingvon parolatan en Kipro en la malfrua bronzepoko. Tiu antikva skribsistemo (la kipro-minoa) estis laŭgrade adaptita, tiel ke ĝi kapablu transskribi ankaŭ la grekan lingvon de la enmigrintoj. Estas fakte rimarkinde, ke la egeodevenaj gentoj, kiuj alvenis al Kipro, kunportis kun si la propran lingvon, sed ne la propran skribsistemon (linearan B). La rezulto de la adaptado de la antikva kipro-minoa skribsistemo al la bezonoj de la greka lingvo estas tio, kion ni nun nomas „kipra silabaro”.

La arkad-kipra dialekto

Tiumaniere komence de la unua jarmilo a.K. oni observis en Kipro du paralelajn interesajn fenomenojn: de unu flanko, la kipra silabaro fariĝas laŭgrade la ununura, ekskluziva skribsistemo uzata sur la insulo; de alia flanko, la greka (en la formo de la tiel nomata arkad-kipra dialekto) fariĝas la lingvo, kiun la plimulto de la loĝantaro komprenas kaj utiligas.

Librotenaj celoj

Malsame ol la lineara A kaj la lineara B, kies utiligo laŭdire havis precipe librotenajn celojn, la kipra silabaro inter la 7a kaj la 4a jarcento a.K. estis uzata de ĉiuj klasoj de la loĝantaro pro plej diversaj kialoj. Krom la komuna silabaro, ekzistis aliaj variantoj, kiel tiu jam supre menciita de Pafoso kaj tiu, malpli konata eĉ inter la fakuloj, de Kourion (inter la nunaj Limasolo kaj Pafoso). Iel ajn, la plimulto de la tekstoj (70 %) estis skribata de maldekstro al dekstro.

Indiĝena lingvo

Ekzistas malgranda nombro da surskriboj, kiuj ja estas legeblaj (ĉar skribitaj per la ordinara kipra silabaro), sed kies signifon tute ne eblas al ni kompreni. La ĉefa hipotezo estas, ke ili esprimas iun lokan, indiĝenan lingvon, kiun fakuloj konvencie nomas „eteo-kipra”, laŭ analogio kun la „eteo-kreta”, nekonata lingvo iam atestita sur la insulo Kreto. Tamen indas memorigi, ke ĝis nun ne ekzistas absolute konvinkaj pruvoj pri tio. La korpuso de eventualaj eteo-kipraj (aŭ ial ajn al ni nekompreneblaj) surskriboj estas ĉiuokaze limigita, kaj nombre (temas pri ne pli ol 15 tekstoj), kaj geografie (preskaŭ ĉiuj tekstoj venas de la regiono de Amathunta, apud la nuna Limasolo), kaj kronologie (la tekstoj estis skribitaj preskaŭ ĉiuj en la 4a jarcento a.K.). La plejmulto de la surskriboj en la kipra silabaro esprimas, cetere, iun grekan (arkad-kipran) dialekton.

Helenisma periodo

Ekde la 6a jarcento a.K. (almenaŭ laŭ nia nuna dokumentaro) ekaperis en Kipro la greka alfabeta skribo, per kiu oni esprimis nur la grekan lingvon (neniam eteo-kipran aŭ alian lokan idiomon); ĝi tamen estis malofte uzata ĝis la plena klasika epoko. La uzo de la kipra silabaro malfortiĝis precipe post la ĉesigo de la kipraj regnoj fare de Ptolemeo, en la dua duono de la 4a jarcento a.K., kaj tute malaperis ĉe la fino de la 3a jarcento a.K. En la helenisma periodo la komuna greka lingvo (kojneo), bazita sur la atika dialekto, estis ekuzata en la tuta greklingva mondo inkluzive Kipron, kaj ĝi estis regule skribata pere de la greka alfabeto, ne de alternativaj skribsistemoj.

Duobla skribsistemo

Ekzistas kelkaj surskriboj skribitaj per duobla skribsistemo (ekzemple en la greka alfabeto kaj paralele en la kipra silabaro); aldone ekzistas tre grava dulingva surskribo (ICS 196), verkita unuflanke en nekonata lingvo – ĉu la eteo-kipra? – pere de la kipra silabaro kaj aliflanke en la greka pere de la greka alfabeto.

Kalkŝtona pokalo

En la foto 1 oni vidas fragmenton de kalkŝtona pokalo, trovita en la antikva urbo Chytri. Ĝi rilatas al la nemalproksima templo de Afrodito. Ĝi datumas de la 7a aŭ la 6a jarcento a.K. Oni rimarkas du malsamajn surskribojn, en kipra silabaro, ambaŭ maldekstrumaj. La unua, pli klara kaj skribita per pli grandaj signoj, situas en la supra parto. Ĝia enhavo estas tradukebla jene: „Mi apartenas al la Pafosa (Afrodito)”. La dua, ĉe du linioj, ne estas kompleta kaj tial estas malfacile komprenita: oni tamen rekonas la esprimon „por la imposto”.

Senvoĉaj konsonantoj

En la foto 2 oni trovas tabelon, ĉeestan en la muzeo, koncernan al la signoj, kiuj konsistigis la kipran silabaron: estas rimarkinde, ke voĉaj kaj aspiraciaj konsonantoj, kiel „b”, „d”, „g”, „ph”, „th” kaj „kh”, estis pritraktataj kaj skribataj kiel la respondaj senvoĉaj (do „p”, „t”, „k”); finaj konsonantoj estis ĉiam sekvataj de la vokalo „e”; du apudaj konsonantoj estis ĉiam disigataj de la vokalo „e”. Do, ekzemple, la nomo Jakobo (en la pragreka „Iakobos”) estu skribata jene: „I-a-ko-po-se”. La nomo Nikolao (en la pragreka „Nikólaos”) estu „Ni-ko-la-o-se”.

Laŭmetia distordo

Per iom da fantazio ĉiuj legantoj povos amuzi sin skribante sian nomon laŭ la kipra silabaro. En la muzeo estis bela nigra tabulo, kie ludemaj infanoj povis klopodi skribi sian nomon aŭ aliajn ŝatatajn vortojn. Se mi volus dum mia vizito klopodi skribi mian nomon, ĝi devus esti „Ro-pe-re-to Pi-ke-ro”. Sed mi konfesas, ke, eble pro t.n. laŭmetia distordo, ene de la muzeo sur la nigra tabulo mi preferis skribi la nomon de nia ŝatata revuo: „Mo-na-to” (vidu foton 3)!

1. La mallongiĝo ICS referencas al la korpuso de surskriboj kipro-silabaj fare de Olivier Masson, Les inscriptions chypriotes syllabiques, Paris, Éd. de Boccard, 1983 (la 2a eldono).
Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Notoj indaj pri lingvaroj hindaj

Oni ofte aŭdas aŭ legas pri la hinda civilizo kaj pri la hinda etno (aŭ eĉ raso). Temas pri akceptebla simpligo; penvaloras tamen memorigi, ke tiu de la hindoj ne estas difinebla kiel unuopa grupo, kaj ke, el la vidpunkto de la genetikaj karakterizoj listigitaj kiel markiloj de raso, ilia identeco estas nek homogena (fakte ekzistas rimarkindaj diferencoj inter la diversaj grupoj de loĝantoj), nek iumaniere rekonebla.

Pri la genezo de tiea civilizo, ekzistas reganta (sed pruvite erara) teorio, kiun ni povus nomi „rasa teorio pri la hinda civilizo”, laŭ kiu ĉi-lasta originis de la kunpuŝiĝo kaj posta miksiĝo de unu civilizita blanka raso kun alia „barbara” nigra raso. La rasa teorio estis konvinke dementita danke al la malkovro de la civilizo de la indusa valo, kiu malproksimigas al iu fora pasinteco la komencojn de hinda civilizo. Oni ja kredas, ke la hinda civilizo naskiĝis de la kombinaĵo inter almenaŭ tri malsamaj grupoj, kio estas konfirmita de la fakto, ke en Barato ekzistas tri grandaj lingvaroj sen parenceco inter si. En la ordo de malpliiĝo de grandeco temas pri la lingvofamilioj hindarja, dravida kaj munda. La celo de ĉi tiu artikolo estas mallonge prezenti al la legantaro ĉi tiujn tri gravajn lingvarojn.

Baseno

La hindarja familio, kiu inkluzivas la hindian kaj la urduan, estas parolata en la supra baseno de la rivero Gango. La hindia estas la oficiala lingvo de la respubliko Barato. Fakte, la hindia kaj la urdua estas du dialektoj de ununura lingvo, kvankam ili diferencas kaj laŭ la skribmaniero (la hindia uzas la tiel nomatan nagarian skribsistemon, derivitan el la antikva brahmia, dum la urdua uzas varianton de la araba-persa skribsistemo) kaj laŭ la leksiko (la urdua prunteprenis multe da persaj kaj arabaj vortoj). Tendence, eblas aserti, ke la hindia kaj la urdua estas parolataj respektive de hinduoj kaj islamanoj.

Mapo

La nomoj de aliaj hindarjaj lingvoj estas klare ligitaj al la respektivaj geografiaj deven-areoj: observante la mapon de norda Hindio de okcidento al oriento, ni trovos la marathan en Maharaŝtro, la guĝaratan en Guĝarato, la sindan en Sindo; en Penĝabo la penĝaban, en la valo de la rivero Gango la hindian, en Nepalo la nepalan; poste la bengalan en Bengalo kaj Bangladeŝo, kaj fine la orijan en Oriso (por nomi nur la plej gravajn). Al la sama familio apartenas ankaŭ la singala, kiun oni parolas multe pli sude, nome en Sri-Lanko.

Hinduismo

Ĉiuj ĉi lingvoj estas idoj de la sanskrita, la lingvo de la sanktaj libroj de hinduismo, kiu estis enkondukita en Hindion ĉirkaŭ la jaro 1400 a.K. fare de homoj, kiuj nomis sin arjoj. Indas mencii, ke la sanskrita estas mem parto de la granda hindeŭropa lingva familio, kiu inkluzivas, krom la sanskritan kaj ĝiajn derivitajn lingvojn, ankaŭ la malnovan persan kaj la idojn de ĉi-lasta, disvastiĝintajn en Irano, Afganio kaj Pakistano, kaj, kiel certe konate, plej multajn el la eŭropaj lingvoj.

Triboj

La dravida kaj la munda lingvaroj estis atestitaj en Hindio longe antaŭ la sanskrita. Hodiaŭ la grandaj dravidaj lingvoj estas parolataj en suda Barato: jen ekzemple la tamila (parolata en Tamilnado), la teluga (en Andra-Pradeŝo), la kanara (en Karnatako) kaj la malajala (en Keralao). Temas entute pri 26 dravidaj lingvoj, iuj el kiuj estas parolataj de triboj en centra Barato (kiel la gonda, parolata de pli ol 5 milionoj da homoj). Du dravidaj lingvaj „insuloj” situas cetere en la valo de Gango kaj en tiu de Induso.

Fakuloj

Antaŭ la alveno de la sanskrita, la dravidaj lingvoj estis disvastiĝintaj tra la tuta Hindio, kvankam en la nordo ili laŭgrade cedis al la hindarjaj lingvoj. Al tio oni ŝuldas la fakton, ke hindarjaj lingvoj ja enkorpigis lingvajn trajtojn kaj prunteprenis multajn vortojn de dravidaj. Fakuloj ne sukcesis identigi la devenon de la lingvoj dravidaj: kelkaj kredas, ke ili iel rilatas al la lingvaro finn-ugra (entenanta lingvojn parolatajn en Finnlando, Hungario, Estonio, la ĉefaj ne hind-eŭropaj lingvoj ĉeestaj nun en Eŭropo), aliaj preferas pripensi ligitecon kun la elamita (lingvo iam parolata en sud-okcidenta Irano). Ĝenerale, tamen, ĉiuj opinias, ke la dravidaj lingvoj alvenis Hindion de okcidento aŭ de nordokcidento, ja antaŭ ol la sanskrita.

Kamboĝo

La munda lingvaro, aliflanke, havas rilaton kun aŭstral-aziaj lingvoj de Asamo kaj Hindoĉinio (inkluzive de la ĥmera parolata en Kamboĝo), kaj estas preskaŭ certe, ke ĝi alvenis al Hindio el oriento antaŭ la sanskrita, kiu importis diversajn vortojn el lingvoj dravidaj kaj mundaj. Ĉi tiuj lingvoj, la mundaj, estas parolataj de tribaj gentoj en centra kaj centr-orienta Barato.

Fandiĝo

De jarcento al jarcento, la diversaj popoloj kaj iliaj lingvoj forte miksiĝis, kaj tio, kion ni neprecize nomas hinda civilizacio, kvazaŭ temus pri homogena afero, estas la rezulto de ĉi tiu komplika fandiĝo.

Aspiracio

La nomo Hindio deriviĝas de la vorto sindhu, kiu en la sanskrita havas la signifon de „rivero” kaj estis ne hazarde la nomo donita al Induso: ĉi-lasta estis antonomazie nomita tiel („la rivero”), pro sia grandeco. En la transpono de la vorto en la antikvan persan, la komenca s de sanskritaj vortoj fariĝis h; la persoj nomis do Hindush kaj la riveron kaj la teron, kiun ĝi transiris: tiun nomon la grekoj igis poste Indos, forigante kiel kutime en la prononco la komencan h (rekoneblan tamen en la tiel nomata kruda spirito, kiu akompanas ĉi-okaze la komencan vokalon i). En la greka, oni parolas pri Indía, Indós, Induismós, ĉiam sen aspiracio. Ankaŭ en latino ĉiuj formoj estas senaj je komenca h.

En Esperanto ŝajnas, male, ke oni kurioze utiligis la grekan etimologion (kun la verŝajna perado de la responda latina vorto) por indiki la riveron (Induso), sed la sanskritan-persan formon por indiki geografiajn (Hindio, Hindustano, Hindoĉinio), lingvajn (hindia, hindarja lingvaro) kaj religiajn terminojn (hinduismo, hinduo).

Letero

Simila duobligo ekzistas en la ĉina lingvo, kie Hindion oni nomas en du manieroj: Sin-tu kaj Yin-tu: la unua nomo estas klare pruntita el la sanskrita, la dua el la persa aŭ el la greka. La aŭtoro ne scias, tamen, ĉu ekzistas diferenco en la uzado de la du vortoj: legantoj el Ĉinio povus klarigi per letero al Monato tiun aspekton. La araboj, sekvante la ekzemplon de la persoj, parolis siaflanke pri Al-hindi, ĉiam konservante do la aspiracion.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rekorda konkulo

Ke estaĵoj povas atingi altan aĝon – foje ege pli altan ol tiu de homoj – estas bone konate. Kelkaj arboj povas fakte vivi milojn da jaroj, dum gigantaj testudoj de la Galapagoj povas iĝi eĉ 170-jaraj. La rekordulo inter maljunaj bestoj, tamen, pezas nur 52 gramojn kaj malpli grandas ol testudoj: temas pri konkulo kaptita en 2006 apud Islando kadre de esplora agado!

Freŝa studo montris, ke tiu konkulo naskiĝis en la jaro 1499. Tiam multaj eŭropanoj ankoraŭ kredis, ke la suno rivoluas ĉirkaŭ la tero! La konkulo ekvivis dum la tiel nomata Minga dinastio de Ĉinio (1368-1644), kaj jen la kialo, kial oni ĝuste elektis la nomon Ming. Tiu konkulo, kiu apartenas al la speco Arctica islandica, fakte aĝis, en la momento, en kiu la esploristoj ĝin kaptis, 507 jarojn, do pli ol duonjarmilon.

Ĉarniro

Ming estis unu el la ducento da konkuloj kolektitaj de sciencistoj de la brita Bangor University en 2006, kadre de priklimata esplorado. Kiel estas kutime, la sciencistoj fridigis la konkulojn por ebligi ilian transportadon. Tiu traktado, memkompreneble, provokis la morton de la moluskoj, sed tiutempe ili ankoraŭ ne sciis la aĝon de la eroj. En laboratorio, la sciencistoj malfermis la konkojn por nombri la jarringojn, videblajn per mikroskopo ĉe la ĉarniro, kiu unuigas la du konkoduonojn. Same kiel la arbaj, la konkaj jarringoj mem ne nur indikas la aĝon de la ena besto, sed ja enhavas multe da informoj pri klimato en la pasinteco. La diko de la ringoj varias cetere laŭ la akva temperaturo. Somere konkuloj kreskas pli rapide, tiel formante pli dikan ringon. Teamano James Scourse asertis, ke tiuj jarringoj estas la unikaj atestoj de la nordatlantika klimata ŝanĝiĝo.

Taksado

Jam en 2007 unua taksado pri la efektiva aĝo de la konkulo (405 jaroj) estis publikigita. Tiam la libro de rekordoj Guinness registris Ming-on kiel la plej maljunan beston. Nova studo, plenumita en 2013, montris, ke tiu kalkulo estis erara, kaj ke la koncerna molusko fakte havis pliajn 102 jarojn. Ming, do, frakasis sian propran rekordon.

Radiokarbona metodo

Pro la rimarkinda aĝo de la konkulo, la internaj jarringoj estis tre densaj kaj malfacile videblaj. Pro tio la sciencistoj provis nombri la kresk-ringojn videblajn sur ekstera faco de la konko. Pli alta aĝo estas konfirmita nelaste per apliko de la tiel nomata radiokarbona (C-14) metodo. James Scourse, estro de la teamo, ne havas dubojn: la aĝo de 507 jaroj estas tute certa.

Kritiko

Post la publikigo de la rezultoj, la scienca teamo ricevis senfundamentan publikan kritikon. Ili devis dementi akuzon, laŭ kiu oni konscie detruis la konkon, kvankam sciante ekde la komenco pri ties alta aĝo. Sed la kaptita konko estis, kiel ili certigas, parto de pli granda scienca projekto, kaj nur hazarde oni poste trovis, ke ĝi havis tiom altan aĝon. La sciencistoj alivorte malkovris tiun ĉi karakterizon de la konko nur post ĝia morto. Maljunaj konkoj kreskas tre malrapide, kaj tial ne eblas diri unuavide, ĉu granda konko aĝas je 100, 200 aŭ 300 jarojn. „Miloj da konkoj de tiu speco estas aliflanke kaptataj kaj manĝataj ĉiujare pro komercaj kialoj, do estas tre probable, ke fiŝistoj jam kaptis konkojn, kiuj havis la saman aŭ eĉ pli altan aĝon”, rimarkis Paul Butler, ano de la teamo.

Oliver KIM

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Oliver Kim el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ju pli toksaj legomoj, des pli da riskoj por homoj

La parkinsona malsano povas trafi homojn ankaŭ pere de agrikulturo – por tiuj, kiuj laboras en tiu fako – kaj, pli ĝenerale, per la fruktoj kaj la legomoj, kiujn ni ĉiutage metas surtablen: elmetiĝo al pesticidoj, herbicidoj kaj insekticidoj fakte estas science asociita kun rimarkinda risko pri ekapero de la menciita malsano.

Revizio

Tion konkludas itala esploro, kiu konsideris kaj reviziis la rezultojn de cento da antaŭaj esploroj. Temas pri revizio plenumita de sciencistoj el Fondazione IRCCS Policlinico San Matteo, en la lombarda urbo Pavia, kunlabore kun tiel nomata Centro Parkinson – Istituti Clinici di Perfezionamento (mallonge: ICP). Ĉi lasta institucio situas en Milano kaj estas kunordigata de doktoro Gianni Pezzoli.

Doktoro Emanuele Cereda (la ĉefa aŭtoro de la esploro) kaj liaj kolegoj analizis 104 studojn, kiuj ekzamenis la ligitecon inter elmetiĝo al pesticidoj, herbicidoj, insekticidoj kaj risko ekhavi la parkinsonan malsanon, precipe por ĉiuj, kiuj laboras en la agrikultura fako. En la esploro, tamen, oni ankaŭ inkluzivis personojn, kiuj pro aliaj kialoj elmetiĝas al similaj riskoj: alivorte personojn, kiuj vivas proksime al la kamparo, laboras apud agrikulturaj kampoj aŭ – eĉ pli maltrankvilige – simple kutimas trinki en sia hejmo kran-akvon.

Solviloj

La esploro, publikigita en Neurology, medicina revuo de la Usona Akademio de Neŭrologio, montris, ke ofta elmetiĝo al tiuj nesanigaj substancoj povas pliigi la riskon, ke oni estos trafita de la parkinsona malsano, eĉ je 80 procentoj. En kelkaj pasintaj studoj reviziitaj kadre de la esploro, la elmetiĝo al certaj pesticidoj kaj solviloj cetere estis asociita kun duobla risko pri disvolviĝo de la neŭrologia malsano.

Oni ne enketis la influon de la diversaj tipoj de elmetiĝo (ĉu la kombinaĵo estas ekzemple enspirita aŭ sorbita tra la haŭto). Tamen, la esploro ĝenerale sugestas, ke la risko kreskas proporcie kaj paralele kun la daŭro de elmetiĝo al danĝeraj kemiaĵoj.

Kvanto aŭ kvalito

La bezono – ofte substrekata de „saĝuloj” en la pasintaj jaroj – de iu agrikulturo, kiu prefere donu prioritaton al la kvanto anstataŭ al la kvalito, havis la jenan rezulton: ke la uzo de kemiaĵoj en la kampoj atingis neelteneblajn dimensiojn. Sen konsideri, ke ĉio, kion homo enmetas en la medion, poste revenas al ni je malsamaj kaj kaŝitaj formoj: do en la nutraĵoj, kiujn ni alportos al la tablo; en la akvo, kiun ni trinkas; en la aero, kiun ni spiras. Se tiuj, kiuj laboras en agrikulturo, estas sendube pli elmetitaj al tiaj riskoj, ankaŭ ordinaraj uloj, kiuj simple manĝas, spiras, trinkas (!) ĉiutage, ne estas 100-procente protektitaj. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭskultu: legantoj (kaj ĉefe regantoj!) tiun ĉi antikvan frazon pripensu.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Verdaj mitoj kaj herezoj

Dum la pasintaj jardekoj la ekologia movado kaj la al ĝi rilatantaj verdaj politikaj partioj en multaj landoj iĝis sufiĉe influhavaj kaj eĉ kelkfoje partoprenis en registaroj. Indas demandi sin, kiomgrade la verdulaj starpunktoj vere estas utilaj al la medio. Pri tiu temo aperis lastatempe pluraj libroj.

En majo la loĝantoj de Eŭropa Unio denove elektis la membrojn de la Eŭropa Parlamento. Estos 38 verduloj en la renovigita parlamento (plus kelkaj kiuj estas pro administraj kialoj en la sama parlamenta frakcio, sed ne nepre estas verduloj). Legante la verdajn programojn (mi konsultis flandran kaj germanan versiojn), oni apenaŭ rimarkas diferencojn kun socialismaj programoj. En ambaŭ estas ekzemple promesoj pri ekonomia kresko kaj pli da laborlokoj. Cetere, la samaj promesoj aperas ankaŭ en aliaj programoj (sed laŭ verduloj kaj socialistoj intervenu por tio la ŝtato, dum ĉe aliaj „la libera merkato” faros). Troveblas nur kelkaj ekologiaj temoj, ekzemple pri verdaj energifontoj, sed ne detale ellaboritaj.

„Verda” fojfoje signifas „dolora”

La plej videblaj eroj de la verdiĝanta energiproduktado estas la ventoturbinoj en la kamparo kaj la sunpaneloj sur la tegmentoj. Tiuj energifontoj devos anstataŭi la nukleajn centralojn, kiuj iom post iom estas elŝaltataj. Tamen, vento kaj suno ne estas fidindaj. Por garantii ke ĉie kaj ĉiam elektro estas je dispono, necesas tute restrukturi la distribureton. Antaŭe la distribuo okazis, kiel por akvo kaj gaso, en unu direkto: de la centralo al la konsumanto, kun kelkaj konektoj inter la centraloj kaj trans la landlimoj. Nun la elektro venas el multaj fontoj kaj oni devas transporti ĝin al pli foraj lokoj. La mastrumado de la novspeca distribusistemo estas multe pli kompleksa kaj riska kaj estas bezonataj novaj alt-tensiaj lineoj.

Jen aperas problemo: multaj homoj ne ŝatas, ke pilonoj kaj kabloj perturbas la pejzaĝon aŭ timas, ke la lineoj kaŭzos iun radiadon nocan por ilia sano. Ili postulas, ke la kabloj estu metitaj subtere. Teknike eblas, sed ĝis nun tio estas farata nur por etaj distancoj, ĉar estas multe pli kompleksa kaj kosta solvo. El ekologia vidpunkto, ĝenas la bezono de pli dikaj kabloj, kio por longaj distancoj signifas konsumon de ege granda kvanto da naturaj resursoj. Iam superkondukiveco povos esti solvo, sed nun tio ankoraŭ estas eksperimenta.

Ĝis nun ne eblas stoki grandan kvanton da elektro. Estas unu iom racia solvo, uzebla nur en montaraj regionoj: kombino de supra kaj malsupra lagoj. Se estas tro da elektro (kio oftas ĉe ventoturbinoj) oni uzas la troon por pumpi akvon de la malsupra al la supra lago. Se mankas elektro, akvo fluas de la alta al la malalta lago tra la pumpiloj, kiuj funkcias kiel generatoroj. Kie eblas, tiaj lago-kombinoj jam estas uzataj. Nun urĝe necesas konstrui novajn, sed por tio estas bezonataj grandegaj konstrulaboroj neakcepteblaj por la loĝantoj de la trafitaj regionoj.

Verduloj ne volonte parolas pri tiaj konsekvencoj de nova energipolitiko. Kontraŭe, ili kutimas subteni la protestantojn, tiel subfosante la propran idearon.

Biobrulaĵoj

Krom ventoturbinoj kaj sunpaneloj, biobrulaĵoj estas tria verda energifonto. Laŭ informilo, kiun la belga elektro-produktanto kaj -liveranto Electrabel (filio de la franca GDF Suez) ĵus dissendis al siaj klientoj, 80 % de ĝia verda energio devenas de biobrulaĵoj. Tamen tiuj brulaĵoj estis kaj estas kontestataj. Kvankam la produktometodoj dum la pasintaj jaroj pliboniĝis, restas multaj duboj pri la reala utilo. Plejparto de la brulaĵoj (sukerkano, maizo, ligno ...) estas kultivata industriskale en evolulandoj kaj tie forprenas agrojn bezonatajn por la loka konsumado.

Ekologia dorsosako

Ĉu mi anstataŭigu mian dekjaran, ne ofte uzatan, bone funkciantan aŭton per nova, konsumanta malpli da energio? Ĉu mi tuj forigu ĉiujn ampolojn kaj ekuzu LEDajn aŭ fluoreskajn lampojn en mia domo, aŭ ĉu el ekologia vidpunkto estas pli favore anstataŭigi ilin nur kiam ili difektiĝas? Jen demandoj al kiuj la kutima respondo estas „faru tuj”, sed kiuj fakte bezonas zorgan kalkuladon.

La germana veterana ekologiisto Friedrich Schmidt-Bleek (naskiĝinta en 1932) kreis la koncepton de „ekologia dorsosako”. Kutime oni prijuĝas la efikecon de aŭto aŭ lampo komparante la energikonsumon. Schmidt-Bleek adicias ĉion, kio dum la produktado, la uzo kaj la forigo de iu aparato estas konsumita: la bazajn materialojn (metalo ...), la kromajn konsumaĵojn dum la produktado (akvo, pakumo, transporto ...), la energikonsumon dum la utila vivo, kaj fine la kostojn (kaj eble la enspezojn) por „malprodukti” la aparaton. Laŭ tiaj kalkuloj la uzo de plejparto de la nuntempaj elektraj aŭtoj estas frenezaĵo, ĉar por iliaj baterioj estas bezonataj multe pli da bazaj materialoj ol por kutima aŭto kaj dum la uzado, la pezo de la baterioj pligrandigas la energikonsumon.

Similajn kalkulojn eblas fari por pesi kaj kompari la ekologian dorsosakon de papera aŭ plasta pakumo, de vitraj aŭ plastaj boteloj, ktp. La konkludo de Schmidt-Bleek: facilaj respondoj ne ekzistas.

Karbona dioksido

Ĉar por la ĉiutaga vivo estas bezonataj simplaj komparmetodoj, la kutima kriterio por prijuĝi la ekologian aspekton iĝis la emisio de karbona dioksido (CO 2). Ĝi originas el la Protokolo de Kioto, internacia traktato, alprenita en decembro 1997. La protokolo enkondukis sistemon de emisio-rajtoj de CO 2, distribuataj al poluantaj industrioj. La intenco estis fiksi maksimumon de emisioj, jaron post jaro malpliiĝantan. Kompanioj, kiuj sukcesis malpliigi sian emision, povis vendi siajn troajn rajtojn al aliaj. Anstataŭ ekologia stirilo, la rajto-sistemo iĝis financa produkto, kun ĉiuj eblaj misuzoj. Restas la burokrataro kaj la fraŭdo; pridubindas la utilo por la medio.

Greenpeace

Se la medio-protektantaj asocioj ne sukcesas honeste kaj akurate informi la publikon, oni almenaŭ povus esperi, ke interne ili zorge kaj etike funkcias. Eĉ pri tio devas esti duboj ...

En sia numero de la 16a de junio 2014 la germana revuo Der Spiegel anoncis, ke la ĉefsidejo de Greenpeace en Nederlando perdis 3,8 milionojn da eŭroj pro financa spekulado. La asocio intertempe konfirmis tion. Kiel kutime, la respondeca oficisto estis tuj maldungita, sed evidente li ne povis fari tiajn transakciojn sen scio kaj konsento de siaj superuloj. La afero konfirmas, ke la bankokrizo de antaŭ kelkaj jaroj estas tute forgesita. Kompleksaj kaj riskaj financaj konstruoj denove iĝis tute akcepteblaj, des pli ĉar la rento el normalaj ŝparkontoj estas preskaŭ nula.

Konkludo

Danke al la verda movado la publiko nun estas (iomete) konscia pri ekologiaj temoj. La verdaj ideoj intertempe estas transprenataj de plejparto de la aliaj politikaj partioj, sed ofte kiel simpligitaj sloganoj. Se la verduloj deziras daŭre progresi (ne nur laŭ nombro de voĉdonoj okaze de balotado, sed ankaŭ laŭ realigo de sia idearo), ili devos repripensi sian strategion. La nuna publiko estas pli bone edukita ol la antaŭa generacio kaj deziras kredindajn informojn.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Simbolo de juneco

Kun intereso mi legis la mallongan artikolon Manĝi pomon vere savas homon de Paulo Sérgio Viana (MONATO 2014/07, p. 20). Laŭ mia opinio, bone kaj klare verkita artikolo, kiu estas ne nur interesa, sed ankaŭ signifoplena kaj instrua.

Mi volus rimarkigi, ke miaj geavoj preskaŭ ĉiun tagon vespere manĝis pomon por protekti sian organismon kontraŭ malsanoj. Ili laŭvorte serĉadis vermajn pomojn, ĉar vermoj „vizitas” (pli bone dirite „atakas”) nur sanajn pomojn, kiuj ne estas ĥemie flegitaj dum kultivado.

En Slovakio la pomo estas la simbolo de juneco kaj de natura beleco. En popola kuracado la pomoj helpas kuraci malsanojn de la hepato kaj galveziko. Valorajn servojn faras pomoj ĉe malvarmumo, tuso, laringomalsanoj ktp. La pomo bonege desinfektas la buŝan kavon, kaj varmega kuirita pomsuko kun limono protektas la mukozon kontraŭ mukoj. Memkompreneble nur longdaŭra kaj regula pommanĝado povas havi bonfaran kaj preventan influon por homa korpo.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rusa tergaso por Eŭropa Unio

Nur 192 loĝantojn havas la aŭstra vilaĝo Baumgarten, 50 km oriente de Vieno, proksime de la slovaka landlimo. Pro la provizado de Eŭropa Unio per rusa tergaso ĝi tamen iĝos grava loko. Tie ekde 2016 finiĝos la Suda Gasodukto (angle South Stream), kiu liveros jare 32 miliardojn da kubaj metroj da tergaso al EU. La nova dukto ne trairos Ukrainion, sed ĉirkaŭiros tiun landon: suda Rusio, Nigra Maro, Bulgario, Serbio, Hungario, Aŭstrio. 1

La tuta dukto kostos 30 miliardojn da eŭroj. La longeco de la aŭstra parto estos nur 50 km kaj kostos 200 milionojn da eŭroj. En junio la kontrakton por realigi la dukton subskribis Gerhard Roiss por la aŭstra energikonzerno OMV kaj Aleksej Miller por la rusa gaskonzerno Gazprom.

Walter KLAG
1. Mapo kun la vojo de la gasodukto estas i.a. en http://images.derstandard.at/2014/06/24/southstream.jpg.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La unua pafo okazis en Aŭstralio

Britio proklamis militon al Germanio la 4an de aŭgusto 1914 je la 23a horo. En Melburno, ĉefurbo de la federacia ŝtato Viktorio, tio estis je la 9a horo la 5an de aŭgusto. La informo atingis Aŭstralion telegrafe per la morsa kodo el Britio.

Eksciinte pri la milito, germana vaporŝipo „Pfalz” provis fuĝi el la golfo de la haveno Phillip ĉe Melburno. La enirejo de tiu haveno estas mallarĝa kaj tiuloke estas rapida fluo, kiu estas tre danĝera por ŝipoj. Por trapasi ĝin oni bezonas piloton. Por gardi la havenan enirejon, Britio instalis kanonojn A1 kaj B1 en Fuorto Nepean en la dua duono de 19a jarcento.

Do, akurate posttagmeze la 5an de aŭgusto, la kanono B1 sur la orienta flanko de havena enirejo elpafis obuson, kiu pasis preter la vaporŝipo „Pfalz”. Poste la piloto, kapitano Robinson, persvadis la kapitanon de „Pfalz”, ke la ŝipo revenu en la havenon. Tio estis la unua pafo de la unua mondmilito.

La 100-jariĝon de la unua pafo de la unua mondmilito en la Brita Regno oni celebros la 5an de aŭgusto ĉe Fuorto Nepean.

Interesa fakto estas, ke ankaŭ la unua pafo de la dua mondmilito okazis sur la sama loko. Kanono A1 pafis obuson preter ŝipo, kiu ne respondis demandon de Fuorto Nepean. Temas pri la aŭstralia vaporŝipo „Woniora”. Tamen poste la kapitano rapide donis respondon.

Post la dua mondmilito oni vendis ambaŭ kanonojn por ferrubo. Nun oni planas restarigi ilin por allogo de turistoj. La tuboj de la kanonoj estis konservitaj. Fuorto Nepean troviĝas en la Nacia parko „Point Nepean”.

La duoninsulo Point Nepean (Pinto Nepean) situas sur la orienta flanko de la enirejo de la golfo de la haveno Phillip. Melburno troviĝas je ĉirkaŭ 70 km for de la norda marbordo de la golfo.

Henry BROADBENT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henry Broadbent el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉarma insulo en Pacifiko

Nov-Kaledonio estas insulo, kiu situas en la suda Pacifiko 1700 km for de Sidnejo (Aŭstralio) kaj Aŭklando (Nov-Zelando) kaj 17 000 km for de Parizo. Ĝi estas franca teritorio kun vasta aŭtonomio, nomata „Transmara lando”. La landon indas viziti pro la granda bela rifo kaj ĉarma naturo. Aviadilkompanioj plurfoje semajne alflugas ĝin.

La insulo, en la formo de cigaro kvarcent kilometrojn longa kaj kvindek-sesdek kilometrojn larĝa, estas ĉirkaŭita de grandega laguno kaj bela koralrifo (unu el la plej grandaj kaj belaj en la mondo). Al Nov-Kaledonio apartenas pliaj kvar insuloj pli malgrandaj (unu 50 km longa sude kaj tri aliaj situantaj 100 km oriente de la ĉefa insulo), kaj ankaŭ pluraj insuletoj.

La koralrifo laŭ grandeco estas la dua en la mondo post tiu de Aŭstralio. Diversaj ekskursoj kondukas al la rifo, dum kiuj eblas enakviĝi por sperti la riĉecon kaj belecon de la subakva pejzaĝo (diversformaj koloraj fiŝoj kaj belaj koraloj). En la ĉefurbo Numeo oni nepre vizitu la akvarion, kiu unua en la mondo prezentas fosforeskajn koralojn.

La naturo de Nov-Kaledonio proponas ravajn kamparajn pejzaĝojn, vidindajn praarbarojn, akvofalojn (ĉefe sur la orienta marbordo, kie la montaro preskaŭ enfalas la lagunon); verdajn valojn kun riĉa vegetaĵaro; grandajn ebenaĵojn sur la okcidenta flanko, kie oni bredas neintense bovojn; koralajn insulojn Lifou, Mare, Ouvea, en kiuj nur kanakoj estas bienuloj.

Mozaiko de etnoj

La loĝantaro de Nov-Kaledonio estas multetna: lokaj kanakoj kaj alidevenaj homoj: eŭropanoj, vjetnamoj, ĉinoj, japanoj, indonezianoj, polinezianoj, antilanoj, reunianoj kaj mestizoj.

Tiun „mikspoton” oni rimarkas, promenante tra la ĉefurbo Numeo mem kaj vizitante muzeojn, el kiuj elstaras la granda muzeo pri kanaka kulturo, la belega Centro „Jean Marie Tjibaou”. Tra la lando oni povas vojaĝi per aŭto aŭ per aviadilo de la landa kompanio Aircal. Turistoj restadas en hoteloj aŭ en tribaj loĝejoj, kie eblas ekkoni la kuirarton de la diversaj etnoj, gustumante iliajn manĝaĵojn.

La malkovro de pluraj metaloj, ĉefe de nikelo (Nov-Kaledonio estas la trie plej granda produktanto de la mondo), alvenigis plurajn homojn el Eŭropo sed ankaŭ el Azio, ĉefe el Vjetnamio, Indonezio, Japanio, kaj krome el Polinezio.

La produktado de nikelo estas la ĉefa branĉo de la novkaledona ekonomio, kun tri uzinoj: en la ĉefurbo, en la sudo kaj en la norda provinco. Alia branĉo de la ekonomio estas agrikulturo – ĉefe neintensa bovbredado en grandaj areoj sur la okcidenta flanko de la insulo. Tie la surĉevale laborantaj vakeroj adoptis la nomon stockmen, uzatan en la najbara Aŭstralio. De tempo al tempo ili kunpelas la brutaron por traktado kontraŭ iksodoj – per banado aŭ aspergado. Ankaŭ fiŝkaptado kaj turismo estas branĉoj de la novkaledona ekonomio.

Laŭ la lasta popolnombrado la lando havas 260 000 loĝantojn (el kiuj proksimume 100 000 estas en la ĉefurbo). La plimulto de ili estas francaj civitanoj. 40,34 % de la loĝantaro deklaris sin kanakoj, 29,20 % eŭropanoj, 8,30 % mestizoj, 4,96 % novkaledonanoj, 3,34 % posteuloj de azianoj, 10,69 % polinezianoj, kaj la restantaj preskaŭ 7 % ne indikis naciecon. Laŭaĝe plimultas la grupo de la 15-64-jaraj. La naskokvanto estas 16,05/1000 loĝantoj, kaj la mortokvanto – 5,34/1000 loĝantoj.

Historio

Fine de la 18a jarcento pluraj eŭropaj marveturantoj ekvidis la insulon kaj iris sur ĝian bordon. La brita kapitano James Cook nomis ĝin Nov-Kaledonio pro ĝia simileco al lia patrolando Skotlando. Tiu insulo estis loĝata de kanakoj, parolantaj proksimume 30 lingvojn, vivantaj en homgrupoj ofte batalantaj inter si; lertaj agrikulturistoj, tre korligitaj al sia tero.

Nov-Kaledonion oni oficiale deklaris franca kolonio en 1853. Fine de la 19a jarcento ĝi estis punlaborejo por kondamnitoj pro politikaj kialoj (ĉefe post la Pariza Komunumo en 1871), por la afrikanoj (kiuj ribelis dum la konkero de iliaj landoj en norda Afriko fare de francoj), kaj ankaŭ por krimuloj.

Pluraj kanakaj ribeloj okazis ekde la unuaj jaroj de koloniado ĝis 1917 – ĉefe pro terforpreno fare de koloniantoj kaj sekve de devigaj transloĝiĝoj.

Nun Nov-Kaledonio estas dividita je tri provincoj, kiuj estas vaste aŭtonomiaj. La registaro kompetentas pri pluraj temoj, aparte pri financoj (helpate de Francio) kaj la fiska leĝaro. En la venontaj jaroj okazos voĉdonoj pri la estonta politika statuso de la lando.

Gérard MANSEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gérard Mansel el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La angla kiel ebla skandinava lingvo

En sia artikolo Ĉu la angla devenas ne de la praangla?, citante la norvegon Jan Terje Faarlund, Otto Prytz bone argumentas pri la skandinava deveno de la angla. Kompreneble, li mem scias, ke la moderna angla estas, laŭ germana terminologio, Mischsprache (miksita lingvo), konsistanta el anglosaksaj, skandinavaj, normanfrancaj kaj multe da pliaj elementoj.

Poetoj

Mi volas proponi, ke estus pli fruktodone esplori ne, rekte, la rilaton inter la angla kaj la skandinavaj lingvoj, sed tiun inter la skandinava (precipe la islanda) kaj la „skota”. Eble mi unue devas iom priskribi la lingvan situacion en Skotlando. La tiel nomata skota – ne la skotgaela, kiu estas kelta lingvo, tute sen rilato al la skota aŭ al la angla – disvolviĝis el la norda „anglia” dialekto parolata en la regiono ĉirkaŭ la landlimo inter Anglio kaj Skotlando.

Dum la Mezepoko la skota estis la oficiala lingvo de la reĝa kortego, kvankam la gaela estis disvastiĝinta en preskaŭ la tuta lando, krom la sud-orienta regiono, kion oni povas konstati per la universala ĉeesto de gaelaj loknomoj tra Skotlando, de la nordo al la sudo. Nun la skota en „pura” formo ne estas ĉiutaga idiomo de la junaj generacioj, sed ĝi ankoraŭ estas uzata kaj ŝatata de poetoj, lingvaj entuziasmuloj kaj anoj de la tiel nomata Skota Lingva Asocio. Laŭ tiuj uzantoj, la skota estas aparta lingvo; laŭ malpli interesitoj, ĝi estas nura norda varianto de la angla.

Listo

Dum lastatempa vizito al Islando, kiel skribite ankaŭ en la pasinta artikolo, mia edzino kaj mi estis frapitaj de la grandega simileco inter la vortaro de la islanda lingvo kaj tiu de la skota. Ĉi tiu simileco estas eĉ pli notinda, ol kiam oni faras komparon inter la skandinavaj lingvoj kaj la angla. Jen kelkaj ekzemploj el multaj eblaj. (Rimarko: unue aperas la skota vorto, poste, inter parentezoj, la islanda. Eta noto pri islandaj literoj: „ð” = „dh”; „þ” = „th”. Malgraŭ malsama ortografio, la prononco de la du idiomoj sufiĉe similas, se oni ne konsideras la finaĵon „-a” de la islanda infinitivo.)

Ken (ken, kynna), tak (taka), hae (hafa), tae (), gar (gera), trou (trúa), maun (munu), get (geta), bigg (byggja), brenn (brenna), coup/ coff (kaupa), yird/ yerd (jarða), speil (spila), wale (velja), crave (krafa), scaith (skaða), flit (flýtja/ flýa), smit (smita), thole (þola), bide (bída), speir (spyrja), wauk (vekja), spae (spá), fin (finna), bid (bjóða), merk (merkja), len (lána), tine (týna), min (minna), mulk (mjólka), tyne (týna), tuim (tæma), scrieve (skrifa), bairn (barna), muckle (mikkil), gang (ganga) ktp.

Signifoj

La signifoj de la vortoj en ĉi tiu listo estas respektive: „koni”, „preni”, „havi”, „piedfingro”, „fari”, „kredi”, „devi” (en la skota) kaj „-os” (estonta tempo, en la islanda), „generi”, „konstrui”, „bruli”, „aĉeti”, „tero”, „ludi”, „elekti”, „postulo”, „difekti”, „transloki”, „infekti”, „toleri”, „resti”, „demandi”, „veki”, „profeti”, „trovi”, „inviti”, „observi”, „prunti”, „perdi”, „malpleni”, „skribi”, „infano”, „granda”, „piediri”.

Preskaŭ neniu el tiuj vortoj ekzistas en la moderna angla. Oni notu, ke ĉi tiu listo konsistas preskaŭ sole el verboj. Oni ankoraŭ povus citi centojn da pliaj skandinavdevenaj vortoj per aldono de substantivoj, adjektivoj ktp.

Konkludo

La fakto, ke la angla kaj la skota estas samdevenaj lingvoj, plifortigas – aŭ almenaŭ ne senvalidigas – la interesan teorion de Jan Terje Faarlund. Samtempe ni eble tiel demonstras, ke la skota – se ne la angla – povas esti rigardata kiel precipe skandinavdevena idiomo.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lido foriras, eŭro alvenas

Litovio estos la 19a membro-ŝtato de EU, en kiu ekfunkcios la komuna EU-valuto eŭro. La konsilio de ministroj pri ĝeneralaj aferoj de EU la 23an de julio 2014 firme decidis: Litovio plenumas ĉiujn mastriĥtajn kriteriojn kaj ĝi rajtas aliĝi al la eŭrolandoj ekde la 1a de januaro 2015. Samtempe estis konfirmita la oficiala kurzo de eŭro kaj nacia valuto lido (LTL - litas), kiu ne ŝanĝiĝis ekde la jaro 2004: 1 eŭro daŭre valoros 3,4528 lidojn.

Litovio jam ekde la jaro 2007 celis funkciigi eŭron, tamen tiam malhelpis duboj pri traktado de la inflacio. Tiel Litovio fariĝas la lasta el la tri baltaj landoj, kiu ekuzos eŭron. Estonio kun ĝi vivas jam ekde 2011, Latvio ekde 2014.

Du valutoj

La 1an de januaro 2015 en Litovio komenciĝos transira periodo, kiam en la lando oni povos pagi per du valutoj, tamen restmono estos redonata nur en eŭroj. Malkontanta mono la 1an de januaro estos aŭtomate ŝanĝata al eŭroj. Kontantajn lidojn eblos ŝanĝi al eŭroj dum ses monatoj ekde la oficiala dato de ĝia funkciigo en ĉiuj bankoj kaj poŝtejoj; en la centra banko eblos sen limdato. Ĝis la mezo de 2015 ĉiuj prezoj en la lando devos esti indikataj en ambaux valutoj.

Okaze de la oficiala aprobo super la enirpordo de la litova centra banko (Lietuvos bankas) aperis speciala horloĝo, kiu montros la tempon ĝis la dato historia – la 1a de januaro 2015. Alterne ankaŭ videblas la firma valuta kurzo.

Plorantaj lidoj

Malgraŭ ke la registaro ĝoje asertas, ke la veno de eŭro forte helpos al negoco kaj investado, kaj plifaciligos monpruntadon, la litova popolo akceptas la historian decidon sen troa optimismo. Laŭ enketado, ĝin aprobas malpli ol 50 % de la loĝantaro. La kialo de la maloptimismo estas la timo de kreskantaj prezoj, kiuj povas aperi dum valutoŝanĝo. Tamen la centra banko trankviligas la popolon dirante, ke eŭro altigos la prezojn je nur ĉirkaŭ 0,2 ĝis 0,3 procentoj.

La departemento pri statistiko jam deklaris cent varojn kaj servojn, kies prezoj estos atenteme observataj. Se prezoj estos ŝanĝitaj malĝuste povos esti aplikataj punoj kontraŭ entreprenistoj.

Dum la lastaj monatoj de la cirkulado de la nacia valuto aperis monbiletoj, sur kiuj videblas plorantaj naciaj herooj. En la socia reto Facebook (www.facebook.com/pages/Verkiantys-Litai/1440695379530774) formiĝis grupo „Plorantaj lidoj”, kiu jam kunigas pli ol 12 000 personojn. Tiuj personoj kontribuas al la adiaŭo de la nacia valuto tiel signante monbiletojn. Iniciatintoj de la agado asertas, ke ili ne kontraŭas eŭron, tamen ili asertas, ke priplori nacian valuton estas simbola ago.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonvenon, hen, pronomo seksneŭtrala

En aŭgusto 2014 la sveda sindikato de konstru-laboristoj decidis, ke estu uzata la seksneŭtrala pronomo hen („li aŭ ŝi”) anstataŭ han („li”) en la venontaj versioj de ĝia statuto. Tiu pronomo estas novaĵo en la sveda lingvo. La ĝisnuna kutimo estis simila al tiu de pluraj lingvoj (inkluzive Esperanton kaj ĝiajn fontlingvojn), en kiuj, rilate al la tria singulara persono, oni uzas la virgenran formon han („li”) por aludi ne nepre al viro, sed ĝenerale al ajna persono sendepende de ties sekso. Ekzistas cetere ankaŭ en la sveda, kiel en multaj lingvoj, la viringenra pronomo hon [hun] („ŝi”), tamen ekskluziva por inaj uloj.

Por klarigi nemiskompreneble, ke ies sekso ne ludas rolon, oni devis ĝis nun uzi la ĉirkaŭfrazon han eller hon („li aŭ ŝi”) aŭ uzi la maloportune longan alternativon vederbörande, tradukeblan kiel „la koncernato”.

Kunfandaĵo

La formo hen estas inspirita de la finna pronomo hän, kiu estas seksneŭtrala, same kiel personaj pronomoj en la lingvoj de la plimulto de la homaro. 1 Hen tamen povas ankaŭ esti konsiderata kunfandaĵo de la svedaj vortoj han, hon kaj den (signifo: „tiu”); ĉi-lasta povas esti uzata kaj por objektoj kaj por personoj.

La pronomo hen estis proponita en gazeta artikolo jam en 1966, sed ties aŭtoro konsideris ĝian enkondukon kiel nuran revon. En la pasintaj jaroj ĝi tamen estis praktike ekuzita, ekzemple en la programo de la verdula partio de 2012. Ekde 2015 la vorto aperos en la influa Vort-trezoro de la sveda lingvo fare de la Sveda Akademio, kiu ĝisdatigas tiun liston je kelkjaraj intervaloj. La adopto de la nova vorto flanke de la konstru-laborista sindikato, kies membraro estas je proksimume 99 procentoj virseksa, indikas, ke ĝi nun vere enradikiĝis en la lingvo.

Telefonlibro

En la 1960aj jaroj jam okazis alia reformo koncerne al la uzado de la svedaj pronomoj. Ĝis tiam oni kutimis uzi la duapersonan singularan pronomon du („ci”) en alparolo al infanoj, familianoj kaj geamikoj; rilate aliulojn, la plurala formo ni („vi”) estis nur hezite uzata, ĉar oni sentis, ke ĝi esprimas pli mankon de solidareco ol ĝentilecon. Anstataŭe estis preferinde uzi onian profesian titolon aŭ kvalifikon, kiun eblis trovi ene de la telefonlibro.

Ne konante aliulan titolon, oni povis diri „sinjoro” aŭ „sinjorino”, sed per tio oni malkaŝis nekonon de la interparolanto. Por eviti tion, oni ofte esprimis sin pasive, ekzemple per formoj kiel „ĉu deziratas ... ?” anstataŭ „ĉu la ĝardenisto deziras ...?”. Ĉar tiu sistemo iĝis tro peniga, la svedoj decidis en 1967 aboli titolojn kaj alparoli ĉiun per du („ci”), esceptante nur la membrojn de la reĝa familio.

Fundamento

La problemo, kiun hen solvas en la sveda, ekzistas ankaŭ en Esperanto, kie ne mankas solvaj proponoj, ekzemple la seksneŭtrala pronomo ri 2 aŭ la ekskluzive virgenra pronomo hi, pruntebla el la angla aldone al ŝi. La netuŝebla Fundamento de Esperanto tamen protektas la internacian lingvon kontraŭ tiaspecaj reformoj, kiuj, feliĉe (por la verkinto) aŭ malfeliĉe (por homoj pli konservativaj), ja okazas ie-tie en kelkaj nacilingvoj, kiel ĉi-okaze en la sveda.

Hartmut TRAUNMÜLLER
1. Oni pensu, ke „mi”, „ci”, „ni”, „ili” en malmultaj lingvoj ebligas distingi, ĉu oni estas viro aŭ virino.
2. Ĉeesta en la titolo de kanto verkita de Gijom' Armide, ja nomita Ri liberas. (notoj de la redaktoro)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hartmut Traunmüller el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Geraldo Mattos kaj Sutte Allá

Ekde la jaro de mia esperantiĝo, mi havis la honoron kaj plezuron konatiĝi kun kelkaj el la plej elstaraj esperantaj poetoj kaj verkistoj, ekzemple: William Auld, Georges Lagrange, Claude Piron, Reto Rossetti, kaj tiel plu. Eble unu el la plej simpatiaj kaj interesaj el tiu rimarkinda grupo estis la brazila filologo kaj poeto Geraldo Mattos Gomes dos Santos, kiu naskiĝis en 1931, kaj bedaŭrinde mortis la 23an de marto 2014. La lasta fojo, kiam mi vidis kaj parolis kun li, estis en Montpeliero. Li estis distinga maldika viro, kiu portis junaspektan harvoston.

Plurfoje Mattos kaj mi korespondis, precipe post la jaro 1998, kiam li estis redaktoro de la rubrikoj „Poezio” kaj „Noveloj” de ĉi tiu magazino, kaj mi de tempo al tempo kontribuis al la rubriko „Noveloj”. Li ĝentile akceptis miajn kontribuaĵojn, sed atentigis min, ke, laŭ li, kelkaj el la skribaĵoj, kiujn mi sendis al li, ne estas vere noveloj, sed io, kio en la brazilportugala lingvo nomiĝas crônicos, t.e. „kronikoj”, nome, verbaj scenoj el la ĉiutaga vivo.

Verŝajne por klarigi kion li celis, li sendis al mi perpoŝte grandan pakaĵon de tre spritaj „kronikoj” en la portugala, supozeble verkitaj kaj publikigitaj de li (kvankam tion li ne klarigis). Mi legis ilin kun granda plezuro kaj amuzo, kaj eble senkonscie mi klopodis iom imiti lian stilon de verkado.

Tamen, ne nur pri miaj kontribuaĵo ni korespondis. Mi ĉiam admiris la poezion de Mattos. Aparte fascina mi trovis versaĵon lian en frua zamenhofa praesperanto, kun la titolo „Sutte Allá”, kiu aperas sur paĝo 478 de la jubilea kolekto Esperanta Antologio – Poemoj 1887-1981 (UEA, Roterdamo, 1984), kaj estis dediĉita al la distinga esperanta eldonisto J. Régulo Pérez. Jen la poemo en praesperanto:

Sutte Allá

Tre madja verb' esté i ĉiu kotto,

a maro e vivor' blessanta uroj

sej manku fu ple pallo e ple otto,

odassa koj bal urboj e bal guroj ...

Kor no esté prerokoj i forvagoj

de ĉiaj tiskaj maro e abio,

e na moedo kreskigé mortagoj

e os mortagoj kreskigé na krio! ...

Ro kojpu palli fej al surda mondo

dum skribu ra pied; plenanta pondo,

kvul ŝemmo de un dio travuj beje.

Avionage ĉii, ro ne sidu

bal moa roko, sej ro pelle cidu:

faktassa es esté pu fakti preje!

a

En Lingvo kaj vivo, skribante pri tiu praesperanta lingvo, Waringhien faras interesan komenton sub la titolo Mia penso. Li skribas: Estas sendube fantazio mia – sed, se iam, por ia aparta efekto, tradukisto (aŭ eĉ originala verkisto) bezonus doni la impreson de arĥaismo, ĉu ne estus dezirinde, ke li helpu al si per tiu malnova dialekto de Esperanto ...? .

Tio ŝajnas al mi tre bona sugesto por iu ajn, kiu verkas aŭ esperantigas historian romanon.

Plurfoje mi petis kaj perletere kaj persone al Mattos, ke li sendu al mi version en moderna Esperanto de tiu mistera poemo, sed mi neniam ricevis tradukon. Li mem diris ke li estas forgesema homo, do certe tio estis la kialo. Pro tio mi provis fari mian propran tradukon. Unue mi skribis al William (Vilhelmo) Auld, la redaktinto de la Antologio, petante klarigon de la praesperanta teksto. Li afable sendis al mi liston da kelkaj praesperantaj vortoj, kaj la ceterajn mi trovis en la ĉapitro „Pra-Esperanto” de la verko Lingvo kaj vivo de Gaston Waringhien (La Laguno, 1959), kiu multe helpis min.

Ĉu mia versio estas pli-malpli ĝusta, mi ne povas certigi, sed jen ĝi:

SUTTE ALLÁ – ZORGE IRIS

(Prova traduko el Praesperanto 1881)

Tre multa vort' estas en ĉiu flanko,

al maro kaj vivul' vundanta orelojn,

sed mankis tiu sen parolo kaj sen aŭdo,

aŭdita nur sur l' urboj kaj sur landoj ...

Ĉar estas ni rokegoj en forvagoj

ĉe ĉiaj plaŭdaj maro kaj arbaro,

kaj nia miec'* kreskigas mortintojn

kaj ankaŭ mortintoj kreskigas nian krion! ...

Li komencis paroli tial al la surda mondo,

dum skribis lia pied' plenanta respondon,

kiun sun' de unu tago sekigos poste.

Fluginte ĉie, li ne sidis

sur l' muta roko, sed li plue decidis:

farita ankoraŭ estis por fari troe!

Kvankam stranga, mi trovis tre bela ĉi tiun omaĝon en praesperanto al J. Régulo Pérez kaj mi esperas, ke pli da homoj legos kaj aprezos ĝin. (Mi demandas min, ĉu la „muta roko” estas la Kanariaj Insuloj, la hejmo tiu fama hispana eldonisto en Esperanto.)

* egoismo?
Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Raporto el la estonteco

Apud Tel-Avivo. 4an de aŭgusto 2029. Agonias Israelo. Sendube la ŝtato eniras siajn lastajn tagojn. Laŭraporte jam fuĝis al Svislando la ĉefaj politikistoj kaj armeanoj, dum la popolo kaŭras en keloj kaj atendas la mortigajn manojn de la invadintoj, posteuloj de la iama terorisma organizaĵo Hamas.

Neeviteblis la baldaŭa sangobano, post kiam Usono, dum jardekoj la plej fidela amiko kaj armilo-liveranto al Israelo, iom post iom retiriĝis por koncentriĝi pri siaj propraj teritoriaj problemoj – kaj ankaŭ ekonomiaj – laŭ la suda landlimo kun Meksiko.

Ankaŭ la 10-membra Eŭropa Unio, konsistanta el la finance plej fortaj kaj stabilaj nordaj ŝtatoj, taksas la mez-orientan konflikton periferia. Laŭ porparolanto en Berlino: „Ni bedaŭras la sangoverŝadon, sed ni lernis pro intervenoj komence de la jarcento, ekzemple en Irako kaj Afganio, ke ludi la rolon de internacia policisto, eĉ el humanismaj principoj, estas senutile. Se transmaraj mediteraneaj najbaroj, do Italio aŭ Grekio, volas iel asisti, do jen afero por la koncernaj registaroj.”

Eĉ UN, montrante denove sian malfortiĝon, ŝajnas nekapabla akiri sufiĉan mandaton por kunordigi en la regiono blukaskulan pac-trupon.

Kompreni la kialojn de la nuna buĉado ne estas malfacile. Okazis turniĝo en tiu ĉi jam turbula mondoparto en la somero de 2014, kiam denove eksplodis milito en la tiel nomata Gaza-strio. Tiam la mondo, aŭdinte tagon post tago pri la mortoj de senkulpaj infanoj kaj civiluloj pro israelaj aer-atakoj, kaj vidinte fotojn kaj filmerojn pri detruitaj loĝkvartaloj en Gaza-urbo, perdis paciencon, kulpigante Israelon pro ekscesa perforto kontraŭ popolo plejparte senprotekta.

Personan perspektivon donas la 22-jaraĝa palestinano Moussa (ne la ĝusta nomo), jam batalo-hardita kaj portanta cikatrojn de militista ekzisto, dum paf-paŭzeto en unu el la antaŭurboj de Tel-Avivo. „Kial mi strebas por justeco por mia popolo ... tion vi volas scii, ĉu? Do mi diros.”

„Sep jarojn mi havis, kiam mi ludis kun la gekuzoj apud la maro ĉe Gaza-urbo. Dum momento mi ilin forlasis, por trovi trinkaĵon, kiam pum! eksplodo orelŝira. Mi turniĝis ... kaj jen, kie ni ludis, polvo, sablo ... kaj granda truo. Familianoj ... neniigitaj.”

„Oni diris, ke israela militŝipo kredis nin soldatoj ... sed, diable, ĉu eblas? Konfuzi infanojn kaj soldatojn? Pa! Kaj jen pliaj teruraĵoj. Pro senĉesa bombado estas detruita nia hejmo ... finance frakasita mia patro, kiu unu jaron antaŭe alkonstruigis plian etaĝon ... ĉio enaerigita. Sekvis ankaŭ la apartamento de miaj geavoj ... kaj la butiko de la plej aĝa frato. Senhejmaj, senlaboraj ... kaj vi scivolas, kial ni malamegas israelanojn?”

Moussa kraĉas sur la grundon, kaj daŭrigas: „Mi ne pretendas, ke la tiamaj Hamas-uloj estis senkulpaj. Jes, armilojn ili kaŝis en la urbo ... sed ne en lernejoj, malsanulejoj, kiujn aparte celis la israelanoj, kaj kie provis ŝirmi sin niaj civitanoj. Nu, mi bone komprenas, ke ĉiu rajtas sin defendi ... sed, se pugnobatate, vi ne rezistu tranĉile, pafile. Tio ne justas.”

„Kaj jen la eraro de la tiamaj israelanoj. La granda eraro. Preter la propraj nazoj ili ne vidis, ne en la estontecon, por kompreni, ke tiel, rakete, bombe, ili bredas malamegon, abomenon, tiel turnante kontraŭ si tutan venontan generacion, nun, kiel vi vidas, venĝavidan. Ili semis, ni rikoltas. Jen, nuksoŝele, ĉio.”

„Ĉu nun dialogi? Tro malfrue. Eble antaŭ la murdoj, la masakroj, de 2014, sed la israelanoj ĉiam rifuzis. Almenaŭ tiel oni instruis. Sed mi vere ne scias. Kiel mi diris, tiam mi estis nur knabeto. Nur knabeto.”

Moussa eksilentas, larmeton en la okulo, kaj rigardetas en la distancon, de kie trafas nin obtuza, sporada tamburado de mitraloj. Li sin skuetas, kaj rektigas la grenado-lanĉilon sur la ŝultro.

„Nur 48 horoj,” li diras. „Nur 48 horoj, kaj la longe atendataj venko, venĝo, estos niaj.”

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kanibalismo - kaj kazinoj

Ĉu kazinoj en Japanio? Jen leĝpropono konsiderata de la japana parlamento. Ke sukcesos la ideo, esperas monavidaj komunumoj, entreprenistoj kaj politikistoj, kiuj – kadre de la ekonomia strategio de la ĉefministro Abe Ŝinzo – volonte invitos kazinon al sia regiono. Se realiĝos la propono, Japanio fariĝos la 11a lando en Azio kun kazinoj.

Subtenantoj de la propono kalkulas, ke 10 kazinoj en la tuta lando havus jaran enspezon de kvar miliardoj da enoj (ĉ. 30 milionoj da eŭroj). Enspezo tia sesoble pli grandus ol tiu de la usona kazino-urbo Las Vegas.

Elsuĉus

Aliflanke kritikantoj argumentas, ke la kazinoj elsuĉus monon el najbaraj komunumoj, kies propraj komercaj entreprenoj suferus. Tiun fenomenon oni nomas „kanibalismo”.

Por eviti enlandan kanibalismon, necesus allogi eksterlandajn klientojn, precipe riĉajn ĉinojn. Sed ĝis 2020 la kazino-merkato en Azio saturiĝos kaj tiam akriĝos konkurenco kun Makao, Singapuro, Koreio ktp.

Tamen plej danĝeras la kreado de vetludmaniuloj. Laŭ la ministerio pri bonfarto kaj laboro troviĝas en Japanio pli ol kvin milionoj da vetludmaniuloj, ĉ. 4,8 % de la plenaĝa loĝantaro (se temas pri viroj, 8,7 %). Ekster Japanio la cifero kuŝas ĉe 1 %.

Tiuj ĉi nombroj tiom altas en Japanio pro facile alirebla vetludo, nome paĉinko. Temas pri vertikala vetaŭtomato kun vitra fronto. La ludanto enŝutas ŝtalajn globetojn kun diametro de 11 mm en la maŝinon, kie estas plantitaj pingloj.

Eligas

La globetoj falas tra la pingloj kaj, se ili eniras en preztruojn, la maŝino eligas pliajn globetojn. La gajnitaj globetoj povas esti interŝanĝitaj kontraŭ premioj kiel kukoj, tabako kaj diversaj aliaj varoj. Poste la ludanto ŝanĝas la varon kontraŭ mono ĉe malproksima ŝanĝejo, kiu surface ne rilatas al paĉinko-salono. Tial paĉinko oficiale ne estas vetludo.

En 2012 pli ol 11 milionoj da homoj ludis en 11 178 paĉinko-salonoj, kiuj enspezis pli ol 19 miliardojn da enoj. Ĉi tiu sumo superas tiun de kazinoj en aliaj 140 landoj en la mondo.

Nun timas kleruloj, ke la enkonduko de kazinoj en Japanion sendube naskos novajn vetludmaniulojn – aldone al la jam ekzistantaj paĉinko-maniuloj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝira retaksado de la konceptoj

Jam fine de novembro 2013 deko da movadoj el la tuta Eŭropo, de Finnlando ĝis Hispanio, de „Eurotruffa” (eŭro-friponaĵo) el Italio al UPR (Popola Respublika Unuiĝo) el Francio aŭ EPAM (Unuiĝinta Popolfronto) el Grekio, kunvenis en Ateno, Grekio, por pridiskuti la temon „Ŝuldo, nacia valuto kaj demokratio”. Ĉi-jare en Asizo, Italio, inter la 20-a kaj la 24-a de aŭgusto 2014, pluraj gvidantoj de maldekstraj organizaĵoj el diversaj eŭropaj landoj, inter kiuj pluraj partoprenintoj de la atena kunveno, esprimis sin favore al eksiĝo el eŭro kaj el Eŭropa Unio.

Kial tiu movo de la maldekstraj partioj? Konsiderante la historion oni povas surpriziĝi, ke maldekstraj partioj nun alvokas al iaspeca malinternaciisma paŝo. Tiu ludo de konceptoj maltrankviligas ja iujn maldekstrulojn, eĉ sincerajn.

Daŭre estis fervora, preskaŭ religia ligo inter maldekstro kaj sennaciismo. Tiu ligo estiĝis ĉirkaŭ 1900; tiam la kapitalismoj estis naciaj. La lukto de la laboristoj estis „ke en la tuta mondo estu unuigita tio, kion oni volas disigi, kaj estu disigita tio, kion oni volas unuigi” kiel frazas la deklaro por la 1a de majo, do admonis pri internacieco, ne nur solidareco, sed ankaŭ senmistifikigo de la naciaj propagandoj kaj mistifikoj. Sennaciismo estis logika.

Nun kapitalismo iĝis internaciisma, kiel ekzemple montras la artikolo „Ĉu ni devas timi TTIP?” (MONATO 2014/08-09, p. 19-20). Nun la batalkampo kuŝas inter la translandaj firmaoj kaj demokratie elektitaj registaroj. La Traktatoj de Mastriĥto (1992) kaj de Lisbono (2007) konfirmis la transdonon de nacia decidpovo al supera nivelo kaj fiksis la aplikon de novliberalaj ideoj en la eŭropunia politiko. La etaj kaj grandaj katastrofoj de la pasinta jardeko ne instigis la politikistojn al ĝisfunda repripensado de siaj starpunktoj; ili nur enkondukis aron da pliaj kontrolmeĥanismoj, burokrataĵoj kies utilo estas dubinda.

Intertempe la (etaj) tradiciaj maldekstraj partioj kaj movadoj restis religie kun la flegata ideo, ke ĉio nacia estas malbona, kaj ĉio internacia bona. La grandaj kunregantaj maldekstraj partioj apenaŭ diferencas de la dekstraj partioj. Plurloke ekestis kaj ekestas novaj grupoj, foje strukturitaj kiel politikaj partioj, foje ne, ne ligitaj al la tradiciaj dekstro-maldekstro kaj kiuj fulmrapide kreskas, sed kutime post mallonga tempo (ofte pro interna kverelado) same fulmrapide ŝrumpas.

Lastatempa ekzemplo estas „Podemos” („Ni povas”) en Hispanio, malrekta postsekvanto de la „Indignados”-movado el 2011. Ĝi estis fondita komence de 2014, tuj akiris 8 % de la voĉdonoj okaze de la elekto de la eŭropa parlamento kaj laŭ sondado el septembro 2014 havas subtenon de 21 % de la hispanoj. Ĉu finfine kelkaj tiaj partioj sukcesos alidirekti Eŭropon?

Roland PLATTEAU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Platteau el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Modesta kresko de la mina industrio kaj de la sektoro de publikaj servoj

La Organizaĵo de UN por Industria Disvolvado (UNIDO) en julio 2014 aperigis sian dujaran raporton pri la aktivado de la mina industrio (ercoj, karbo, petrolo...) kaj de la sektoro pri publikaj servoj (provizado per elektro, gaso, akvo...).

Laŭ la raporto la monda produktado kreskis je 1,7 % dum 2013. En la industrilandoj la produktado de ambaŭ sektoroj pligrandiĝis en la periodo 2008-2013 averaĝe je 1,3 % jare. En la novaperintaj kaj evoluantaj ekonomioj la averaĝa kresko estis taksita je 2,9 %. La resaniĝo de la produktado en la industrilandoj pliigis la postuladon. Tiuj landoj ricevis 55 % de la monda produktado de la mina industrio kaj la sektoro de publikaj servoj.

La kombinita kontribuo de ambaŭ sektoroj konsistigis 5,6 % de la monda ekonomio. La mina industrio kaj la ekspluatado de ŝtonrompejoj produktas varojn el mineralaj riĉaĵoj kiel karbo kaj fererco, petrolo kaj tergaso, kaj mineralajn krudaĵojn rezulte de la produktado de ŝtono, sablo k.a. La produktaĵoj de la sektoro de publikaj servoj, ekzemple elektro, tergaso kaj akvo, estas liverataj al la konsumantoj per konstruo de konstanta infrastrukturo el linioj kaj duktoj.

Redukto de la produktado

La iompostioma malriĉigo de mineralaj fontoj reduktis la kreskan potencialon en multaj landoj. En la industrilandoj la produktado de la mina industrio kaj ekspluatado de ŝtonrompejoj reduktiĝis, sed ĝi daŭre ludis dominantan rolon en iuj evoluantaj ekonomioj de Afriko kaj Persa Golfo. La parto de ambaŭ sektoroj konsistigis pli ol 50 % en Angolo, Ekvatora Gvineo kaj Kongo.

Multaj aktivadoj en landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ), speciale en Azerbajĝano, Kazaĥio kaj Rusia Federacio, estigis pli altan kreskon en la lastaj jaroj. Rilate al la nombro de la loĝantaro la industria aldonvaloro de ambaŭ sektoroj okupis pintajn lokojn en Kataro, Kuvajto, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Brunejo kaj Norvegio.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Medala ĉokolado

Dankante s-ron Paulo Sérgio Viana pro lia faka kaj interesa artikolo sub la titolo Ĉokolado, nia plej kora amiko (sed sen troigo!) (MONATO 2014/08-09, p. 28), mi volas aldoni, ke la slovaka ĉokolado Lyra mandala akiris en aŭgusto ĉi-jara oran stelon ĉe la plej granda konkurso Great Taste Awards 2014 en Londono.

La ora ĉokolado havas esceptan guston, estas iomete pli acida, havas frapajn fruktajn kaj florajn gustojn. Ĝi estas produktata el kakafaboj de la kakaujoj kriolo kaj trinitario, importitaj el Kolombio. La oran stelon akiris ĉokolado ŝutkovrita per fruktoj sekigitaj per frosto. Ĉokoladamantoj povas trovi pliajn informojn ankaŭ per slovaka Interreto (http://lyrachocolate.com/).

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?

La firmao Electrabel en Belgio ekspluatas sep nukleajn reaktorojn, kvar en Doel en la nordo de Flandrio kaj tri en Tihange en la oriento de Valonio. Electrabel estas parto de la franca grupo GDF SUEZ. La belga registaro decidis ne plu konstrui novajn nukleajn centralojn kaj laŭgrade ĝis 2025 ĉesigi la lastajn reaktorojn. Jam dum la venonta jaro la du plej malnovaj reaktoroj Doel1 kaj Doel2 (po 450 MW) devus esti fermitaj post 40 jaroj de funkciado.

Komence de 2014 ĉiuj sep reaktoroj ankoraŭ funkciis. Montriĝis post inspektado per speciala roboto, ke la reaktoroj de Doel3 kaj Tihange2 havas multajn mikroskopajn vezikojn en la metalo de la reaktoro mem. Oni nun scias, ke tiuj vezikoj ekzistas ekde la konstruado de la grandaj ŝtalaj ringoj, el kiuj konsistas la reaktoro. Ili ambaŭ estas de la sama fabrikanto.

Pliaj eksperimentoj pri metalo sub influo de radiado estas bezonataj por decidi, ĉu la reaktoroj povos esti plu uzataj en plena sekureco. Ĝuste la reaktoro estas la sola parto ne elprenebla kaj anstataŭigebla, ĉar la kosto de tia operacio tro altus. Estas malklare, ĉu eblos surbaze de la venonta raporto de sciencistoj reaktivigi tiujn reaktorojn, kiuj jam dum 30 jaroj produktis energion.

Ŝmiroleo

Sed komence de aŭgusto tute neatendite okazis alia problemo en la centralo de Doel4. Pro subita manko de ŝmiroleo por la vaporturbino ekestis alarmo. Pro tio la sekursistemo ekfunkciis kaj la reaktoro estis aŭtomate haltigita. La giganta turbino malrapidiĝis sed, kiam la oleonivelo tro malaltiĝis, ĝi abrupte estis bremsita, kio kaŭzis grandan damaĝon. La teknikistoj nun esploras kiel plej rapide ripari ĝin.

Klare necesas diri, ke tio ne estas nuklea akcidento, ĉar en klasika gascentralo estas tute similaj instalaĵoj. Post la incidento la direktoro de la centralo decidis tuj alvoki al polico, ĉar ekzistis evidentaj kialoj por suspekti sabotadon. Nun belgaj policaj esploristoj pritraktas la aferon, sed nenion komunikos, ĝis estos klara situacio.

Kapacito

Inter majo kaj aŭgusto 2014 duoniĝis la produktado de elektro en belgaj nukleaj centraloj. La kapacito falis de 6 GW (gigavatoj) al 3 GW. La ekspluatantoj de la centraloj ankoraŭ ne scias, kiam eblos refunkciigi tri reaktorojn. En la gazetaro aperas nun pluraj komentoj pri la afero kaj precipe pri la eblaj sekvoj pro la provizo-malcerteco.

La averaĝa elektrokonsumado en Belgio egalas al 10 GW kaj dum malvarma vintra vespero (inter la 17a kaj 20a horoj) la kulmina konsumo egalas al 14 GW. Krom la nukleaj centraloj (6 GW) Belgio disponas pri karbocentraloj (1,1 GW), gascentraloj (6 GW) kaj renovigeblaj energifontoj kiel vento-energio (maksimume 1,8 GW), suna energio (maksimume 2,8 GW) kaj bio-energio (1 GW). Krome eblas enporti ĝis 4 GW el apudaj landoj Francio kaj Nederlando. Inter Germanio kaj Belgio ne estas alttensiaj transportlineoj. Teorie la sumo sufiĉas por la plej alta konsumopinto, sed en la praktiko tio ne veras.

Kolapso

La elektra reto komence estis koncipita por transporti kaj distribui la elektron de kelkaj grandaj centraloj en Belgio al ĉiuj uzantoj. Nuntempe la renovigeblaj energifontoj estas konektitaj, sed ili povos liveri elektron, se vento blovas kaj suno brilas kaj se la elektra reto estas en ekvilibro. Dum kolapso de la reto ankaŭ tiuj fontoj estos forŝaltitaj. Ankaŭ la eksterlanda enportado de elektro estas limigita: maksimume 3 GW el Francio, se la francaj centraloj havas troan kapaciton. Sed dum vintra frosto en la tuta Eŭropo tio ne estas certa. El Nederlando la maksimuma enportado estas 1,4 GW.

Nepras mencii ankaŭ la ekonomiajn aspektojn. Multaj gascentraloj nuntempe ne produktas elektron, ĉar la gasprezo estas tro alta kaj samtempe la elektroprezo tro malalta. Do la ekspluatantoj ne emas funkciigi ilin pro financaj perdoj. Laŭ la ekonomia leĝo pri proponado kaj postulado la elektoprezo certe altiĝos, kiam okazos mankoj. Tiam la regulisto pri elektro ELIA postulos ekfunkciigi tiujn belgajn gascentralojn. Ekzistas urĝa sekurplano: la lando estas disdividita en multajn regionetojn kaj parto de la eksterurbaj regionetoj riskos post averto esti forŝaltita de la elektroreto por protekti la stabilecon de la cetera reto.

Perturboj

Belgio estas forte industriigita lando kaj dum jardekoj oni profitas de bone sekurigita elektra reto, kiu apenaŭ konis perturbojn. La nuna situacio estas do tute nekutima. Fakte la provizo-malcerteco jam delonge estas afero diskutinda. Se oni volas antaŭ 2025 anstataŭigi la nukleajn centralojn, la registaro kaj privatuloj nun decidu pri la grandaj investoj por konstrui precipe karbocentralojn kaj iom da gascentraloj kune kun amaso da ventoturbinoj kaj sunpaneloj. Krome necesas pli da kunlaboro inter la eŭropaj landoj.

Tiurilate ni referencas al intervjuo de Gérard Mestrallet (estro de GDF SUEZ) en la gazeto Le Monde de la 22a de majo 2013. Mestrallet atentigis, ke la eŭropa energiopolitiko havas trioblan celon: kontraŭi tervarmiĝon, plibonigi konkurenckapablon kaj plicertigi provizadon. Li aldonis, tamen, ke en ĉiuj tri terenoj noteblas malsukcesoj. Kulpas ne nur la Eŭropa Komisiono, sed ankaŭ landoj, kiuj decidis sen interparolado fermi nukleajn centralojn post la akcidento en Fukuŝimo en 2011. Germanio, ekzemple, fermis ok centralojn.

Diris Mestrallet: „Anstataŭ la celita unuiĝinta elektro-merkato, ni konstatis disdividiĝon en Eŭropo. Malgraŭ la protokolo de Kioto por redukti emisiojn de tervarmigaj gasoj, emisioj tamen plialtiĝis. Sed ĝuste en Usono, lando, kiu ne subskribis la Kioto-protokolon, malkreskis emisioj. Unu el la kialoj estas skistogaso en Nord-Ameriko. Pro la amasa gasekspluatado el skisto la prezo malaltiĝis kaj la lokaj elektrokompanioj transiris de karbo al skistogaso. Sekve de tio la karbominejoj vendas la troan karbon kontraŭ malalta prezo i.a. al Eŭropo. Averaĝe dum tri el kvar tagoj la gascentraloj en Eŭropo ne funkcias, dum la karbocentraloj, kiuj pli malpurigas la aeron, konstante produktas.”

Nafto

Kiamaniere eblas solvi la problemojn? Pluraj landoj en la mondo, kiel Belgio, ne havante proprajn krudmaterialojn, bezonas diversajn sendependajn energifontojn por produkti elektron. Tro malmultas en Belgio la ebloj por stoki energion pere de akvopumpado al altaj lagoj. Industriigita lando ne povas funkcii sen certeco pri provizado. Nuklea energio daŭre por longa tempo estas konsiderinda solvo. Kaj el ekonomia vidpunkto ĝi estas tute sendependa de la prezoj de gaso kaj nafto. En pli novaj konceptoj de nuklea energio eblos produkti elektron kun multe malpli da rubaĵoj, tiel ke nuklea centralo ne emisios tervarmigajn gasojn.

Mi persone apogas ĉiujn esplorojn pri renovigeblaj energifontoj kaj ankaŭ pri nuklea fuzio, sed tiu ĉi teknologio estos por tre fora estonteco. Dum la venontaj jardekoj estas tre grave ankaŭ esplori pri pliperfektigo de la nuklea fisio, ĉar teorie eblas ankoraŭ multe pli efike ĉerpi la energion el uranio kaj ankaŭ el la izotopo torio-232, kiu multe pli abundas surtere. Certe ni klopodu pli ŝpare uzi niajn energifontojn kaj sekve malpli poluadi nian vivmedion.

Eddy VANDEN BOSCH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eddy Van den Bosch el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La manto

En la decembra numero de 1997 aperis mia recenzo pri la romano „La manto”, pseŭdonime verkita de Paula Mährti. En tiu recenzo, por krei sensacion kaj „agiti la merkaton”, mi ŝajnigis aŭ subkomprenigis, ke la romanon verkis Perla Martinelli. Nun mi deklaras, ke mi tamen eksciis el fidinda fonto (la eldonisto mem) la veran identecon de la aŭtoro (Aldo de' Giorgi) jam antaŭ ol mi ekverkis la recenzon. Mian agon oni do nepre taksu malhonesta kaj fia. Pro tio mi publike petas pardonon de Perla Martinelli, Giorgio Silfer kaj ĉiuj ceteraj personoj, kiujn mi ofendis aŭ alie suferigis per tia friponaĵo. Mi krome petas, ke la redakcio forviŝu tian tekston el sia retejo, se tio eblas, aŭ ke almenaŭ vi publikigu sub ĝi la nunan leteron. Mi ankaŭ malpermesas al iu ajn enpreni tian tekston en antologiojn, krestomatiojn ks, ĉar mi tute forkonfesas kaj malagnoskas ĝin.

Gonçalo NEVES
Portugalio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gonçalo Neves el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne al sendependiĝo

La 18an de septembro okazis en Skotlando referendumo pri sendependiĝo. Rajtis voĉdoni ĉiuj en la lando – ĉu denaskaj skotoj, ĉu eksterlandanoj – ekde la aĝo de 16 jaroj. La rezulto de la referendumo estis anoncita la sekvan matenon: 55 % kontraŭ, 45 % por.

Dum la tagoj antaŭ la voĉdono la etoso similis al karnavalo. Amasoj da jesuloj, portantaj skotajn flagojn, kantis, dancis kaj ridis; surstratiĝis ankaŭ amasoj da neuloj, portantaj la britan flagon. Svarmis eksterlandaj ĵurnalistoj kune kun entuziasmuloj pri sendependeco, ekzemple el Flandrio kaj Katalunio, en la plej grandaj skotaj urboj. Ĝenerale mankis rankoro, malamikeco aŭ malbonhumoro inter la frakcioj, krom izolitaj okazoj en malmultaj lokoj.

Komence de la kampanjo ŝajnis preskaŭ certe, ke venkos la apogantoj de la sendependiga movado. Ĝi konsistis ĉefe el la Skota Nacia Partio (iniciatintoj de la kampanjo, kaj majoritato en la skota parlamento) sed ankaŭ el verduloj, socialistoj, komunistoj kaj anoj de la Kampanjo por Nuklea Malarmado. Postulis ĉi tiu heterogena alianco forigon de la brita-usona nuklea submarŝipa bazo en Skotlando.

Impeto

La brita ĉefministro, David Cameron [dejvd kamron], permesis la referendumon, tiam ne kredante, ke skotoj vere forlasos la Unuiĝintan Regnon. Tamen baldaŭ post la lanĉo de la referenduma kampanjo, li konstatis, ke la sendependiĝa impeto vere fortas. Li panikiĝis – ne nur pro rezulto, kiun li ne volis, sed ankaŭ pro sia konservativa partio, malkontenta pro la permeso okazigi referendumon. Minacata estis lia ĉefministra pozicio.

Pro tio, Cameron invitis la ĉefojn de grandaj podetalaj entreprenoj al Londono, kiuj tuj anoncis, ke altiĝos varprezoj en la supervendejoj en Skotlando, okaze de sendependiĝo. Krome, ĉu pro instigo de Cameron aŭ ne, bankoj deklaris, ke iliaj skotaj ĉefsidejoj translokiĝos al Londono. Simile, ĉu instigite de Cameron aŭ ne, la usona prezidanto Obama, kun la ĉefministroj interalie de Aŭstralio, Kanado kaj Hispanio, publike kontraŭis sendependiĝon.

Bankistoj

Asertite estis, ke sendependa Skotlando malfacile, aŭ tute ne, povus aniĝi al Eŭropa Unio, Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo, aŭ al la eŭro-valutozono. Bankistoj antaŭdiris, ke Skotlando ne rajtos uzi britan pundon kiel nacian valuton. Entute kapitalistoj, miliarduloj (inter tiuj konservativaj ministroj en la brita registaro), kaj posedantoj de vastaj bienoj en la norda Skotlando (anglaj kaj skotaj konservativuloj kaj nobeloj) unuiĝis por ataki, aŭ almenaŭ malinstigi, sendependiĝon.

En la lastaj tagoj de la kampanjo, ŝokite, ke opinio-sondado indikas venkon por la sendependistoj, la ĉefoj de la tri plej grandaj partioj en la brita parlamento, kun multaj partianoj, „invadis” Skotlandon por provi konvinki, ke „kune pli bonas”. Sukcesis la truko. Skotoj ekkredis, ke sendependiĝo negative efikos sur pensiojn, la sanservon, kaj ke la vivkostoj altiĝos. Do responde al la simpla referenduma demando „Ĉu Skotlando estu sendependa lando?” ili klare diris, ke ne.

Partoprenado

Nur kvar el la 32 elektoregionoj voĉdonis por sendependa Skotlando. Nur en Glasgovo, la plej granda urbo, kaj en tri aliaj industriaj urboj, kie vivas la plej malriĉaj, la plej socie kaj labore marĝenigitaj homoj, oni subtenis sendependiĝon. Cetere rimarkindis nekutime granda partoprenado en la referendumo: partoprenis 85 % el la rajtigitaj voĉdonantoj, kompare kun iom pli ol 50 % dum la lastaj elektoj al la skota parlamento. Tiel la referendumo engaĝis ankaŭ skotojn kutime indiferentajn rilate politikon.

Postskribe: Kvankam mi loĝas ekster Skotlando, en Norda Irlando, mi devenas de skotaj gepatroj, kaj ĉiuj miaj antaŭuloj estis skotaj. Dum mi tuta vivo mi arde deziris, ke mia lando rehavu la sendependecon, kiun ĝi perdis antaŭ 307 jaroj. Mi esperis, ke antaŭ mia morto mi estos civitano de libera lando. Tion mi ne vidos, ĉar mi ne plu estas juna. La 19a de septembro 2014 estis la plej amara tago de mia ekzisto. En nia familio ni funebras.

Garbhan MACAOIDH
 
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kien nun?

La referenduma demando „Ĉu Skotlando estu sendependa lando?” estis respondita nee, per 55 % kontraŭ 45 % jese, kun preskaŭ senprecedenca partopreno de 85 % de la voĉdonrajtigitoj. Tuj poste Alex Salmond [aleks samond], la skota ĉefministro, anoncis sian demision post 25-jara kariero ĉe la pinto de la skota politika vivo.

Dum la kampanjo, li nomis la referendumon „eblo unufoja en generacio, eble unufoja en la vivo”.

Do, ĉu nun definitiva malvenko, kaj fino al la demando? Verŝajne ne.

Estis sentebla turnopunkto du semajnojn antaŭ la baloto, Tiam, diskutinte kun la tri ĉefaj britaj partioj, la eksĉefministro Gordon Brown [godn braŭn], de la opozicia Laborista Partio, anoncis novajn potencojn por la skota parlamento. Li asertis, ke nee voĉdoni liveros gravajn ŝanĝojn, kun interkonsentita tempoplano „pli rapide kaj sekure” ol jese voĉdoni por sendependigo.

Tiu interveno kredeble venis kiel panika reago al kreskanta subteno por „jes”. Ĝis tiu ĉi punkto la konstanta malfavora, timiga kampanjo pri la valuto, la ekonomio, EU, pensioj, la neantaŭdireblo de nafto ktp, ŝajne sukcesis sufiĉe bremsi la entuziasmon por sendependiĝo.

Poste tamen, en la demisia parolado de Salmond, venis la novaĵo, ke la nuna brita ĉefministro David Cameron [dejvd kamron] diris al Salmond, ke li ne povas garantii, ke la brita parlamento pritraktos la leĝaron pri novaj potencoj laŭ la tempoplano promesita de Brown.

Alvenis ankaŭ disputoj inter kaj ene de la britaj partioj pri aldonaj klaŭzoj proponitaj rilate la ceterajn partojn de Britio, kio metas demandosignon super la tutan ideon dum periodo sufiĉe longa – io, kio malkontentigos skotojn.

Do, kian reagon oni povas atendi responde al tiu prokrasto? Dum la kampanjo la entuziasmaj subtenantoj de „jes” estis ĉie videblaj surstrate kaj ĉe la pordoj, inter junaj homoj, artistoj, laboristoj kaj senlaboruloj, en sociaj medioj, en lernejoj, kaj inter kampanjantoj pri aliaj aferoj. Se oni juĝu laŭ la nombro da afiŝoj en la fenestroj, „jes” senprobleme venkus. Tio ne okazis, precipe pro la timemo de maljunaj homoj, pretaj akcepti la kompromison de Brown.

Salmond en sia adiaŭo laŭdis la „energian aktivismon de la dekmiloj da homoj, kiuj, mi emas antaŭdiri, rifuzos humile sin retiri en la ombrojn de politiko”. Li nomis ilin „la veraj gardistoj de progreso”.

Efektive, precize tio, kion antaŭdiris Salmond, jam okazas. En la 72 horoj post la balotrezulto, la ĉefa sendependisma partio, la centre-maldekstra Skota Nacia Partio (SNP), registris pli ol 11 000 novajn membrojn, kreskon de 40 %.

Ĝiaj malpli grandaj aliancanoj en la Skota Verda Partio kaj la maldekstra Skota Socialista Partio registris ankaŭ subitan kreskon, igante la verdulojn nun laŭ membronombro kompareblaj kun tiu de la brita Laborista Partio en Skotlando, el kies membroj parto disidente kampanjis por "Jes" kiel Laboristaro por Sendependigo, kaj nun publike metas fotojn de siaj disŝiritaj partibiletoj en Fejsbukon. Senpartiaj sendependistoj kaj eĉ parlamentanoj de SNP priparolas Skotlandan Aliancon por la venontjara tut-britia baloto, por maksimumigi la reprezentadon de sendependismaj partioj el Skotlando en la londona parlamento. Iuj eĉ parolas pri la ebleco de mandato por unuflanka deklaro de sendependigo en 2015 aŭ 2016, kaj jam aperis la tvitera kradvorto #indy2. Ne kvietiĝis la temo de skota sendependiĝo.

Ed ROBERTSON

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ed Robertson el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aĉetunto, atentu!

La vendisto, tre ĉarma, disradiis fidon kaj optimismon. „Jen, gesinjoroj, la nova hejmo, kiun mi planas por vi. Tie vi vivos kiel kukoj en butero, riĉe kaj sekure kaj libere. Ne plu servutuloj vi estos, servutuloj de pli potenca najbaro, sed fine mastroj, suverenoj, en via propra domo. Do aĉetu, nepre aĉetu!”

Ekjubilis la homoj. „Jes, ja,” ili kriis. „Do montru al ni, por ke ni mem vidu!”

„Nu,” agnoskis la vendisto. „La domo ankoraŭ ne estas konstruita. Efektive, pro la najbaroj, ruzaj, ĉikanemaj, kun riĉaj amikoj, damnu la poltronojn, ne tute certas, kiom da ĉambroj ĝi havos, kaj kiom granda estos la ĝardeno, se entute ĝi havos. Tamen mi certigas al vi ... oj! Gesinjoroj ... ne forkuru ...!”

Tamen jes forkuris, referendume, aĉetuntoj de la nova, sendependa skota hejmo proponata de la vendisto Alex Salmond [aleks samond], estro de la Skota Nacia Partio kaj la unua ministro en la skota parlamento. Memevidente ili forkuris: kiu aĉetus domon surbaze de planoj neniel firme fiksitaj kaj, ĉu ĝuste, ĉu malĝuste, diversflanke kritikataj?

Kompatinda Salmond, kiu sincere kredis je sendependa Skotlando – la tria plej riĉa regiono de la Unuiĝinta Regno kaj laŭ ekonomikistoj plene kapabla ĝui prosperan memekziston ekster Anglio, Kimrio kaj Norda Irlando. Kompatinda, ĉar anstataŭ atendi, kaj trovi definitivajn respondojn al la multaj demandoj kirliĝantaj ĉirkaŭ sendependigo, li „vendis” fine pli da promesoj ol da faktoj.

Ekzemple: Salmond asertis, ke sendependa Skotlando daŭre uzos la britan pundon. La londona registaro diris, ke ne. Salmond asertis, ke sendependa Skotlando facile membriĝos en Eŭropa Unio, ĉar la union ĝi neniam estos forlasinta. EU diris, ke nepros novnacie peti aliĝon. Salmond asertis, ke sendependa Skotlando finance stabilos pro ekvivalento de 24 miliardoj da bareloj da nafto sub la Norda Maro. Edinburga energio-konsilista firmao diris, ke temas nur pri 15 miliardoj. Kaj tiel konfuzante, kontraŭdire, plu.

Tiel bombardis jesuloj kaj neuloj unu la alian per veroj, duonveroj, kredoj, esperoj, mensogoj kaj aliaj propagandiloj. Memorigis la referendumo-kampanjo pri la tranĉeoj de la unua mondomilito. Kun eta diferenco: avancis iom post iom la fortoj de sendependigo.

Ĝis, tamen, opinio-sondado du semajnojn antaŭ la referendumo sugestis venkon por la sendependiga movado. Tuj la londona politika establo, konsternite, mobilizis siajn grandajn kanonojn. Dubojn kaj necertecon ili pafis, samtempe promesante eĉ pli da memdeterminado al regiono jam dorlotata (kompare kun anglaj regionoj ekster Londono). Ne forgesendas, ke skotoj disponas pri propra parlamento (angloj ne) kaj, danke ĉefe al subvencioj el Londono, pri nacia prokapa enspezo ĉ. 2000 eŭrojn pli alta ol en Anglio. Cetere skotaj deputitoj en la brita parlamento rajtas voĉdoni pri anglaj aferoj; anglaj deputitoj ne pri skotaj.

Diskuteblas, kiel, eĉ ĉu, la antaŭreferendumaj promesoj al skotoj (ekzemple la povo mem fiksi impostojn) realiĝos. Jam tagojn post la rezulto ekkverelis la politikistoj pri la programo kaj horaro. Tamen ne ĉio estas perdita. La 45 % de la skotoj, kiuj diris „jes” al Skotlando, implicite „ne” al la hegemonio de Londono, parolis por ĉiuj britoj en neglektataj regionoj ekster la ĉefurbo. Ili klare mesaĝis, ke britoj ne plu toleros regadon de riĉa, aroganta, indiferenta politika kliko en Londono.

Jam, do, leviĝas voĉoj favore al pli da ekvilibro en la mastrumado de la diversaj partoj de la Unuiĝinta Regno. Menciitaj estas angla asembleo aŭ eĉ regionaj parlamentoj kun skotsimilaj povoj. Se, rezulte, eĉ en la konservativa Britio, elfluos povoj el centrisma Londono al la regionoj, la ŝajna malvenko de la skotaj jesuloj fariĝos efektive venko. Tamen estu la popolo, kiu kampanje, manifestacie, balote, prie insistu. Politikistoj per si mem ne faros.

Do eble ne vane kampanjis Alex Salmond. Klare, erarojn li faris. Anstataŭ intertrakti kun EU, la brita registaro, industriistoj kaj aliaj, por ekscii, interkonsente, kio eblos, kio ne, kiel precize aspektos lia nova sendependa hejmo, Salmond hastis al referendumo, apelaciante al koroj, ne kapoj. Ne surprize, ke reagis skotoj laŭ maksimo caveat emptor: aĉetunto, atentu!

Sendependistoj en Katalunio kaj aliloke, notu. Ne gravas fina, referenduma demando, sed respondoj malfermaj kaj neambiguaj al la ja pli gravaj, kaj antaŭreferendumaj, demandoj.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial la papo vizitis Albanion?

La 21an de septembro la papo Francisko vizitis Albanion. Tio estis la dua vizito de papo, se ni menciu la viziton de Johano Paŭlo la 2a en 1993, tiam akompanata de Patrino Tereza. Demandite de ĵurnalistoj pri la kialo de ĉi tiu vizito al ĉi tiu malgranda balkana lando, la papo Francisko respondis: „Albanio kaj albanoj estas bona modelo por la cetera mondo pri la religia harmonio, solidareco kaj kunlaboro”. Kaj tio estas vera.

Paŭlo

Dum pluraj jarcentoj la albanoj ne konas interreligiajn kverelojn aŭ konfliktojn. Ili akceptis la kristanismon jam en la unua jarcento, kiam la apostolo Paŭlo mem vojaĝis tra Ilirio (vasta teritorio, kie loĝis niaj antaŭuloj). Do, la kristaniĝo ĉe ni estas iel apostoleca. La iliridevena Konstanteno la Granda estis la unua romia imperiestro, kiu komprenis la gravecon de ununura eklezio kaj toleris la kristanojn. Post la granda skismo interkristana, la albanoj apartenis parte al katolikismo kaj parte al ortodoksismo. Oni eĉ diras, ke en la Bizanca Imperio la solaj katolikoj estis ja albanoj (norda Albanio, Kosovo kaj Montenegro, se oni konsideru Kroation ekster la Bizanca Imperio).

La rajto porti armilojn

Islamo eniris ĉi tien jam en la 14a jarcento el Hispanio kaj poste el la Otomana Imperio, la bektaŝismo dum la 19a jarcento. Oni akceptis la islamon amase, precipe la lastajn du jarcentojn de la kvincentjara otomana jugo, precipe pro kelkaj kialoj: por rajti porti armilon, kio estis tre grava por la albanoj, por ne esti devigata liveri po unu knabon ĉiudome por la janiĉaraj taĉmentoj, por ne pagi la imposton de kristanoj (ĝizo).

Ankaŭ la hebreoj ĝuadis dum la reĝlanda tempo (1928-1939) plenrajtojn religiajn. Post 1990 la landon eniris bahaanoj kaj pluraj novaj kristanaj sektoj kiel protestantoj, atestantoj de Jehovo kaj evangeliismanoj.

Islamana plimulto

La plimulton niaregione konsistigas islamanoj (en Albanio: 60 %, en Kosovo: 90 %, en la okcidenta Makedonio: pli ol 90 %); poste venas ortodoksuloj (en Albanio: ĉirkaŭ 18 %, katolikoj 15 % kaj la ceteraj 7 %). Ortodoksuloj en Kosovo konsistigas 6 %, dum katolikoj 4 %; en Makedonio la ortodoksuloj estas ĉiuj slavmakedonoj.

Komunismo

Dum la komunisma reĝimo en Albanio, precipe la katolika eklezio suferis eksterordinare, ĉar ĝi estis pli intime ligita al Vatikano kaj Okcidento. Dekoj da eminentaj katolikaj pastroj estis pafmortigitaj, enprizonigitaj aŭ internigitaj longajn jarojn. Unu el ili, pafmortigita en 1945, estis Dom Lazer Ŝantoja, esperantisto ekde la jaro 1907! Sed ankaŭ aliaj eklezioj multe suferis. Albanio komunista prezentas la unikan kazon enmonde, kie dum 25 jaroj (1967-1990) estis laŭleĝe malpermesataj la religiaj praktikoj kaj propagando, ĉiuj preĝejoj estis fermitaj aŭ detruitaj.

Pro tio, la granda erao de demokratiiĝo notiĝis unuavice per la revigliĝo de la religia agado. Oni komencis denove la mesojn kaj preĝojn en la malmultaj kultaj institucioj restintaj kiel kulturaj monumentoj kaj la konstruadon de novaj centoj da moskeoj kaj preĝejoj. Tio ebliĝis ankaŭ per la mono donita de eksterlando.

Interreligia harmonio

La interreligia harmonio, solidareco kaj kunlaboro manifestiĝas en la interrilatoj de la homoj (reciprokaj geedziĝoj, vizitoj okaze de religiaj festotagoj, komunaj konferencoj, manko de reciprokaj ofendoj aŭ kalumnioj, protektado de la objektoj de kultodomoj de aliaj ktp). Ekzemple, dum la sieĝo de la urbo Shkoder, norde, fare de serbaj kaj montenegraj armeoj (1912-1913) islamanoj trovis rifuĝejon en la katolikaj preĝejoj; aŭ dum la maloportuna jaro 1997, kiam la ŝtato ruiniĝis dum kelkaj monatoj, islamanoj kaj kristanoj savis la objektojn de anoj de aliaj religioj, aŭ okazis, ke en iu kristana vilaĝo loĝis kelkaj islamanoj, kiuj ne povis iri al sia preĝejo, aliloke ili petis la servojn de la vilaĝa pastro, okaze de mortoj aŭ aliaj eventoj familiaj, kaj inverse.

La vizito de la papo sekvas la viziton de la Patriarĥo de Konstantinopolo kaj pluraj aliaj ortodoksaj orienteŭropaj estroj junie 2014 okaze de la sanktigo de la nova granda katedralo ortodoksa en Tirano. Tia paca kunekzistado inter diversreligiaj albanoj prezentas grandan popolan tradician trezoron, kiun nia malgranda lando alportos estonte en EU.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monumento olimpika

Kvin granitaj rulŝtonoj, inter kiuj brulas fajro, aranĝitaj kiel olimpikaj ringoj en horizontala pozicio – jen, en la urbo Martin, ĉirkaŭ 230 km for de la ĉefurbo Bratislavo, la unua monumento de slovakaj olimpikaj sportistoj.

La piedestalo de la monumento estas kovrita per dekoj da anonimaj vizitkartoj, kiuj simbolas loĝantojn de Slovakio. Inter la kartoj estas oraj, arĝentaj kaj bronzaj tabuletoj kun nomoj de slovakaj olimpikaj sportistoj. Legeblas 79 nomoj, kiuj dum olimpikaj ludoj ekde 1896 gajnis medalojn.

Kiel diris en sia parolado la prezidanto de la slovaka olimpika komitato František Chmelár [frantiŝek ĥmelar], Slovakio havas ses medalojn el la periodo de Aŭstrio-Hungario, 53 de la iama Ĉeĥoslovakio kaj 20 de la sendependa Slovakio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Momento de vero en naciaj elektoj

Malriĉeco, malegaleco; medio kaj poluado el laktobienoj; ekonomio, alta kosto de domoj kaj problemoj rilate asekuron post tertremoj en kaj apud la urbo Christchurch: jen temoj de la tutlandaj elektoj en Nov-Zelando en septembro 2014. Almenaŭ ĝis devojigis la elektokampanjon aferoj nekutimaj.

En aŭgusto Nicky Hager publikigis libron titolitan Dirty Politics, do Fipolitikoj. Ĝia subtitolo: „Kiel atakpolitiko venenas Nov-Zelandon”. Hager montris, kiel la reganta Nacia Partio celas esti reelektita surbaze de metodoj prunteprenitaj el la iama usona prezidanto Richard Nixon en la 1960-aj jaroj, tamen uzante Interreton.

Laŭ Hager, fiblogistoj pagataj de diversaj nacipartiaj politikistoj kaj komercistoj uzas dubindajn metodojn por misinformi la publikon. Ofte tradiciaj ĵurnalistoj prenas tiajn blogaĵojn kaj, ne kontrolinte la ŝajnfaktojn, ilin diskonigas.

Akuzis

Hager asertis, ke ministro, Judith Collins [kolinz], likigis konfidencan informon pri ŝtatoficisto. Antaŭe oni akuzis Collins pri intereskonflikto: ŝi kunsidis kun ĉefoj de kompanio, kiu donacis milojn da dolaroj al la Nacia Partio.

Collins eksiĝis fine de aŭgusto pro skandalo pri siaj ligoj al la fiblogistoj. Poste la ĉefministro, John Key [ĝon ki], ricevis kopion de retmesaĝo, en kiu Collins ŝajne subfosis la ĉefon de la buroo pri gravaj fraŭdoj. Hager diris, ke ŝi truke eksiĝis por kaŝi, ke ŝi kulpas pri subfosado. Collins restis tamen kandidato en la parlamenta baloto.

Spekteblis

Kvin tagojn antaŭ la baloto, la 15an de septembro, okazis kunveno de la nova Interreta Partio, titolita „Momento de vero”. La kunveno spekteblis Interrete. Parolis la usona ĵurnalisto Glenn Greenwald [grinvald], kiu diris, ke spionoj de la nov-zelanda registaro amase rikoltas informojn el telefonaj konversacioj, retpoŝto kaj tekst-mesaĝoj. La akuzon jam neis la ĉefministro, dirante tamen, ke tion oni iam konsideris.

La usona eksa spiono Edward Snowden [edŭard snoŭdn], parolante per Interreto el Rusio, diris, ke li mem legis mesaĝojn de nov-zelandanoj, kiam li laboris ĉe Nacia Sekureco-Agentejo (NSA) en Havajo. Li diris, ke NSA havas laborejon en Auckland kaj alian en la nordo de Nov-Zelando.

Kritikis

Parolis ankaŭ Julian Asange, el Londono, kiu atentigis, ke gvatado estas en ordo nur kun la permeso de la koncerna popolo, kaj la kanada juristo Robert Amsterdam, kiu kritikis la proponitan Transpacifikan Partnerecan Akordon (TPPA), kiun Usono provas trudi al landoj ĉirkaŭ Pacifiko.

Tiu similas la akordon TTIP, proponatan inter Usono kaj Eŭropo (MONATO, 2014/08-09, p. 19). Amsterdam avertis, ke grandaj kompanioj puŝas la usonan registaron por devigi aliajn ŝtatojn ŝanĝi siajn leĝojn favore al la kompanioj.

Gajnis

Kiam estis anoncitaj la rezultoj de la balotoj, evidentiĝis, ke la Nacia Partio gajnis unu plian seĝon en la parlamento kaj povas regi kun subteno de tri etaj partioj. La efikoj de Fipolitiko kaj „Momento de vero” ne estas konataj, sed ŝajnas, ke la elektantoj emis akcepti la argumentojn de tiuj, kiuj taksas gvatadon necesa. Pro tio la opoziciaj partioj estis malpli subtenataj ol dum la lastaj elektoj en 2011.

La nesukcesa Interreta Partio celis interesi nevoĉdonemulojn kaj kuraĝigi ilin partopreni la baloton. Fakte partoprenis 78 % de la voĉdonrajtuloj, pli ol en 2011, do eble tiurilate ĝi iom sukcesis. Tamen, laŭ Hager, unu el la celoj de atakpolitiko estas seniluziigi homojn, por ke ili ne voĉdonu.

Jen la detalaj rezultoj:

Partio mandatoj 2011 mandatoj 2014
Nacia 59 60
Laborista 34 32
Verdula 14 14
NZ Unue 8 11
Maoria 3 2
AKI 1 1
Unuigita Futuro 1 1
Mana 1 0
Sumo 121 121

La plej priparolata malgajno estas tiu de la Laborista Partio. Ĝia estro, David Cunliffe [kanlif], volis resti ĉefo, sed fine li rezignis. Kvar novaj kandidatoj sin prezentis.

Komence de oktobro policanoj serĉis la hejmon de Nicky Hager kaj forprenis komputilojn, kadre de enketo pri kodrompado de retmesaĝoj de unu el la fiblogistoj de la Nacia Partio. Hager rifuzis malkaŝi la fonton de siaj informoj, pravigante tion per ĵurnalisma konvencio.

En la nova registaro la ĉefministro, John Key, mem fariĝos ministro pri enlanda sekureco kaj informado. Judith Collins ne estas nomumita ministro kaj do la plej altranga virino en la kabineto estas Paula Bennett, kiu respondecas pri ŝtataj servoj, sociala loĝigado, lokaj registaroj, kaj rolas kiel vicministro pri financoj.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Separismo - glate, ne glave

En septembro skotoj referendume decidis resti en la Unuiĝinta Reĝolando. Subtenantoj de sendependa Skotlando rikoltis 45 % de la voĉoj: kontraŭuloj, kiuj celis reteni politikajn kaj ekonomiajn ligojn kun Britio, 55 %. Tamen malgraŭ rezulto ŝajne favora al unuiĝinta ŝtato, ne malaperos la demando pri sendependa Skotlando.

En la semajno post la referendumo, duobliĝis la membraro de la Skota Nacia Partio kaj triobliĝis tiu de la ekologia Skota Verda Partio. Kun skotaj socialistoj, tiuj partioj ankoraŭ postulas sendependigon. Ankaŭ aliaj premgrupoj, ekzemple la 45-Movado (spegulanta la nombron de voĉoj por sendependigo) kaj Papilia Ribelo, daŭrigas la kampanjon.

Neŭtralaj

Ili volas, ke okazu freŝa referendumo kontrolata de neŭtralaj internaciaj observantoj. Aliflanke, la nova estrino de la Skota Nacia Partio, Nicola Sturgeon [nikola sturgn], timas, ke baldaŭa referendumo nova dividos ŝian partion. Skotlando do restas en stato de fermenta necerteco.

La sendependigan kampanjon en Skotlando sekvis kun intereso observantoj el ekz. Flandrio, Francio, Katalunio kaj eĉ Novgvineo.

Kruela

Evidentas, ke en multaj partoj de la mondo malmultnombra popolo regata de multnombra popolo celas liberecon. Sed ne plu akcepteblas, ke sendependigo realiĝu per armiloj kaj gerilismo. Irlando sendependiĝis nur post sanga batalado, sekvata de kruela civila milito: tio tamen ne ripetiĝu. Oni rememoru la tragikajn okazojn dum la balkanaj intermilitoj.

Tiu, kiu interesiĝas pri separismo, legu The Breakdown of Nations (La disrompo de nacioj) de la aŭstra ekonomikisto Leopold Kohr. Li argumentas, ke tro grandaj ŝtatoj, instancoj kaj institucioj kaŭzas ekonomian mizeron. Li atentigas, ke la plej prosperaj, feliĉaj kaj pacemaj landoj ĝenerale malgrandas.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eĉ pli rapide

En oktobro la japana tiel nomata kuglo-trajno festis sian 50-jariĝon. Dum duonjarcento Tokaido-Ŝinkanseno (laŭvorte: trunklinio al orienta marbordo) transportis 5600 milionojn da pasaĝeroj inter Tokio kaj Osaka, distancon de 515 km.

Antaŭ Ŝinkanseno necesis pli ol ses horoj por trajni inter la du urboj. Nun, kun maksimuma rapideco de 270 km/h, necesas du horoj kaj dudek minutoj. Posedas kaj funkciigas la linion Tokaido-Ŝinkanseno la kompanio Centra Japana Fervojo

Tri kompanioj

Hodiaŭ aliaj gravaj urboj estas kunligitaj per reto de 2387 km da Ŝinkansen-trakoj, kiujn funkciigas tri aliaj kompanioj. Iliaj plej novaj trajnoj veturas kun maksimuma rapideco de 300 km/h.

Koincide kun la jubileo, Centra Japana Fervojo petis la registaron aprobi novtipan trajnon, kiu kunligos la urbojn Tokio kaj Nagoja, distancon de 286 km. Tiuj magnete levitaj veturiloj (t.n. maglevo) uzos altiran kaj forpuŝan fortojn kreatajn de super-konduktanta magneto en la vagonoj kun induktaj bobenoj sur la gvidaj vojmuroj.

Nova linio

Se aprobita, baldaŭ komenciĝos la konstruado, kaj la nova linio pretos ĝis Nagoja en 2027, kaj ĝis Osaka en 2045. Tiel oni veturos inter Tokio kaj Osaka kun maksimuma rapideco de 500 km/h en unu horo kaj sep minutoj.

Konstrui tian ligilon signifos grandan teknikan trarompon. Ĝisnunaj maglevoj en aliaj landoj estas normale konduktantaj kaj kovras distancojn de ĉ. 30 km.

Kritikantoj dubas, ĉu la nova maglevo paralele konstruota apud la nuna Ŝinkanseno finance tolereblos. Pro montara regiono inter Tokio kaj Nagoja 86 % de la maglev-trako situos en tuneloj, kio multe altigos la koston – kaj ne allogos turistojn.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne nepre malstabileco

Kredeble ne ĉiuj konsentos kun la titolo de la artikolo „Grava elemento de monda nestabileco” (MONATO 2014/10, p. 25-26). La apartiĝo kaj sendependiĝo de nacioj ne ĉiam kondukas al nestabileco.

El la antaŭnelonga historio oni povas citi kelkajn favorajn ekzemplojn: Norvegio, kiu sendependiĝis de Svedio en 1905; Islando de Danio en 1944; Slovakio rezulte de la disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1993. Kiam temas pri pacemaj civilizitaj popoloj, nestabileco estas evitebla. Lenio Marobin mencias la kazojn de Skotlando, kie ĉi-jare okazis referendumo pri ebla sendependiĝo, kaj de Katalunio, kie referendumo ĝis nun ne estis permesita.

La disvolvo post la skota referendumo ŝajnas indiki, ke se la rezulto estus pozitiva, sekvus malpli da nestabileco ol inverse. Britio certe estus akceptinta (kvankam malvolonte kaj malĝoje) la jesan rezulton, pro la fakto ke la angloj estas ĝenerale tolerema popolo. Kontraste, pro la negativa rezulto restas granda malkontento en Skotlando, kaj miloj da skotoj decidis daŭrigi la sendependigan kampanjon. En la semajno post la referendumo forte kreskis la membraro de la politikaj partioj, kiuj apogis la jesan kampanjon, kaj tiu kresko daŭras. Estas vere, ke la deklarita rezulto de la referendumo estis 53,3% (por „ne”) kontraŭ 44,7 % (por „jes”), sed tio tute ne signifas, ke la plimulto de la skotoj ne deziras sendependecon. En la referendumo ĉiuj registritaj loĝantoj en Skotlando, ĉu skotoj, ĉu angloj, ĉu de eksterlanda deveno, rajtis voĉdoni, sed neniu skoto loĝanta ekster Skotlando.

La loĝantaro de Skotlando inkludas proksimume 400 000 anglojn kaj milojn da homoj de eksterlanda deveno, kompare kun la 800 000 skotoj, kiuj loĝas aliloke en Britio. Se oni komparas la 2 001 926, kiuj nee voĉdonis, kaj la 1 617 989, kiuj jese decidis, kaj aldonas la aliajn faktorojn, ŝajnas evidente, ke la majoritato de la skotoj ja volas esti sendependaj kaj estos nekontentaj, ĝis ili atingos sian celon.

La escepta kaj tragika sperto de la baltaj landoj kaj de Ukrainio ne implicas, ke la sendependiĝo de la malgrandaj nacioj de Eŭropo nepre estos kaŭzo de nestabileco aŭ malpaco.

Garvan MAKAJ'
Skotlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La sagaoj kaj la angla

Pri mia artikolo La angla kiel ebla skandinava lingvo (MONATO 2014/10, p. 20-22) mi ricevis retmesaĝon de István Ertl. Li skribas interalie: tine (týna), min (minna), mulk (mjólka), tyne (týna) ne ricevis esperantan tradukon.

Krome li aldonis, reage al mia „la skota – povas esti rigardata kiel precipe skandinavdevena idiomo”: ĉu ne ankaŭ inverse? Mi memoretas, ke iu(j?) el la sagaoj parolas pri skotino, kiu iĝis potenca virino en Islando.

Vi pravas, ke mi forgesis traduki kelkajn vortojn, nome: tine (týna) (perdi), min (minna) (memorigi) kaj mulk (mjólka) (melki).

Mi legis nur unu el la islandaj sagaoj, kaj ne sciis, ke skotino iĝis potenca virino en Islando. Tamen, ŝajnas, ke la gaeloj (skotaj kaj irlandaj), el kiuj la plimulto estis sklavoj, perdis sian idiomon en Islando, kaj adoptis la islandan lingvon. La solaj restaĵoj de la gaela en Islando, kiujn mi trovis, estis malmulte da personaj nomoj, kiel ekzemple Kiljan. Mi ankoraŭ kredas, ke estas almenaŭ grajno da vero en la aserto, ke la angla (kaj eĉ pli la skota) estas parte skandinavdevena lingvo. La malo ne povas esti kredebla.

Garbhan MACAOIDH
Skotlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monumente tra la pasinteco

Komentas la aŭtoro: „Mi estis ŝokita, kiam mi ekvidis la barbaran rilaton de kelkaj personoj al plurjare starantaj monumentoj. Antaŭ nelonge ankaŭ en mia urbo – Ĥarkivo, Ukrainio – oni faligis monumenton al Lenin, kiu jardekojn staris en la urbocentro, sur unu el la plej grandaj placoj en Eŭropo.” Jen reago ...

Komence de la 20a jarcento

Mi naskiĝis en 1870, poste, kiel preskaŭ ĉiuj, mi lernis en lernejo, universitato. Mi ekinteresiĝis pri politiko kaj decidis laŭpove helpi al homoj inde vivi, ne ekzisti. Tiel mi venis al revoluciaj personoj. Tiuj al mi plaĉis. Kaj poiomete mi ilin ekgvidis.

Poste sekvis vojaĝoj, ĉu en Siberion, ĉu en eksterlandon, kie mi loĝis, verkante kaj gvidante landan revolucian movadon. Verkado ... Mi senĉese verkis. Verkis mi miajn pensojn – kiel mi vidas la estontan vivon, kio necesas por tion realigi. Evidentiĝis, ke mia verkaro fariĝis plurvoluma, kaj ke laŭ decido de landaj partiaj oficialuloj ĉiu studu miajn verkojn.

Venis la revolucio. Eble mi mem ne estis certa pri la rezulto, tamen ni, la popolo, simplaj laboristoj kaj kamparanoj, venkis. Venis tempo por konstrui novan ŝtaton. Ne ĉiuj komprenis miajn dezirojn, ne ĉiuj ilin subtenis. Tiel okazis atencoj, mi eĉ estis vundita. Tiel ĝis 1924, kiam mi mortis.

Meze de la 20a jarcento

Kredeble mi faris multon por la lando. Posteuloj konstruigis por mi maŭzoleon kaj metis min tien. Senĉese oni komencis konstrui honore al mi monumentojn. Rigardante desupre, mi rimarkis, ke en diversaj anguloj de la lando mi (pli ĝuste la monumentoj) malsame aspektas. En Kaŭkazio mi havas trajtojn de kaŭkazdevena homo, en Mez-Azio mi aspektas kiel aziano.

Mi kredis, ke oni ne vane honorigis min, kaj ke tio longe daŭros. Mi vidis ankaŭ, ke oni honorigis aliajn: ĉu vere ili tion meritas? En 1953 apud mi en la maŭzoleon en Moskvo oni metis iun, kiun mi, mole dirante, ne ŝatis, ne estimis: Josif Stalin. Mi estis devigita kuŝi apud li longajn ok jarojn. Fine oni korektis ĉi tiun „eraron”, kaj mi restis denove sola en mia „doko”.

Fine de la 20a jarcento

Pli ol 70 jarojn daŭris socialisma reĝimo. Mi pensis, ke tiel eterne estos. Sed jen al la povo venis relative juna kaj ambicia persono, kiu komencis „renovigi” la socion, anonci liberan esprimon de propraj pensoj kaj opinioj, do glasnost.

Sed ankaŭ tio ne al multaj plaĉis. En 1991, danke al la provo de supre estantaj apuduloj faligi la reĝimon, la lando, kiun mi komencis unuigi, vastigi, plene disfalis. Anstataŭe aperis sendependaj ŝtatoj, kiuj ekzistis kiel respublikoj.

Sed ne tio min teruris. Kiu venis al la povo? Evidentiĝis, ke gvidantajn rolojn prenas tiuj, kiuj laŭ mi tute ne kapablas.

Rezulte ĉie tra la lando (kompreneble nun temas pri la pasinta periodo, pri la granda lando, granda imperio) oni detruas monumentojn, kiujn oni konstruis honore al mi, same al aliaj miaj kunlaborintoj.

Kaj mi konstante volas demandi, ĉu la aŭtoroj de tiuj monumentoj kulpas, ke miaj „kolegoj” kaj mi ne plaĉas al tiuj barbaroj. Alimaniere mi ilin ne povas nomi.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel senkulpe trafi mezen de fratbuĉa milito

Eŭropo estas nur unu el niaj kontinentoj; nepre ne la plej granda, sed multrilate certe la plej brua. De Eŭropo dum la jarcentoj disiris tra la mondo ne la solaj, sed ja la plej multaj, la plej influaj esplorvojaĝoj.

Eŭropanoj dum pluraj jarcentoj ankaŭ konkeradis grandajn partojn de la cetera mondo, ja eĉ arogis al si fari internacian konferencon (Berlino, 1884-1885) por distribui la „restintajn, ankoraŭ ne distribuitajn” erojn de la terglobo. Ho kia aroganteco!

Sed Eŭropo samtempe tra la jarmiloj estis daŭre interne disŝirita. Pensu pri la disiĝo de la praa romia imperio en orientan kaj okcidentan imperiojn. Tiun disiĝon religie kvazaŭ definitivigis la reciprokaj malbenoj kaj ekskomunikoj inter la roma eklezio okcidente kaj la ortodoksio oriente (vidu Deklingva Manlibro pri Politiko, FEL 1994, kolumno 308).

Aŭ pensu pri la heredaĵo de Karolo la Granda (768-814) kun la ofta intermilitado inter la franca kaj la germana flankoj, ĝis fine estiĝis la Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo (1951, laŭ propono de la franca ministro Robert Schumann) kaj ĝia posteulo Eŭropa Unio.

Unu el la multaj militoj, kiujn konis kaj konas tiu kontinento, por nederlandanoj ĝis la pasinta somero ŝajnis esti sufiĉe malproksima: temas pri la interna militado en Ukrainio. La internaj tensioj disvolviĝis en militon inter la centra armeo de Kievo kaj la ribeluloj ĉirkaŭ Donecko, kiuj estas por pli funda kunlaboro kun Ruslando.

Dume Ruslando aneksis Krimeon, kio i.a. havis strangan kromefikon. Juristoj plurflankaj nun interkvereladas pri la prahistoriaj ornamaĵoj kaj aliaj artaĵoj multaj el oro, kiuj ĝuste tiutempe troviĝis en Amsterdamo en muzea ekspozicio surbaze de prunto de la ukraina registaro. Sed nun Ruslando volas rericevi ilin por sia – nun rusa – Krimeo.

Kiel dirite, por nederlandanoj tiu militado ŝajnis ege distanca, almenaŭ ĝis la 17a de julio 2014. Aviadilo de Malajzia Flugkompanio foriris de Schiphol [sĥiphol], la aviadilejo de Amsterdamo, por iri al fora Azio. Kiel ĉiuj interkontinentaj flugoj la aviadilo flugis ege alte, je ĉ 10 km.

Tamen super la vilaĝo Hrabove apud Donecko ĝi estis trafita de kontraŭ-aviadila raketo. Pereis 298 homoj, el kiuj 196 nederlandanoj. Inter ili pluraj familioj kun entute 80 infanoj, kiuj planis la feriadon de sia vivo.

Inter la viktimoj estis ankaŭ relative granda nombro da fakuloj pri aidoso, kiuj estis survoje al internacia konferenco en Aŭstralio. Por la batalo kontraŭ-aidosa tio estis giganta perdo, precipe ĉar unu el la viktimoj estis profesoro Joep Lange, kiu havis grandegan reton ĉirkaŭ si de kunbatalantoj kontraŭ aidoso.

Montriĝis, ke ribeluloj de la por-rusa flanko neniigis tiun aviadilon, verŝajne eĉ ne konsciante, kion ili faras. En odo, kiun mi verkis poste, kaj kiu aperos en Beletra Almanako sub la titolo Aviadilo MH17 el Amsterdam' 17-jul-14, mi diris i.a.:

Aŭguris brila tag' feriadon en

land' malproksima: ĉiuj infanoj de

la familio tre nervozis:

longe koviĝis l'unika plano



je flugo tiel disten. Konsolu l' urs'

la bravan etulinon ĉe l' longa flug'

al Malajzio. Plenendorme

venos ŝi porden ĉe Sankta Petro.

Komence, pro la milita agado de la ribeluloj, surloke preskaŭ ne eblis traserĉi la krimlokon je restaĵoj de viktimoj kaj iliaj posedaĵoj . Tamen inter la 23a kaj la 26a de julio oni transportis 227 ĉerkojn kun homaj restaĵoj al Nederlando, kie oni ankoraŭ laboras por identigi ilin. La 17an de oktobro oni certis pri 278 viktimoj. Pri la cetero oni ankoraŭ laboras.

La Sekureca Konsilio de UN unuanime kondamnis tiun atakon senavertan kaj senkaŭzan.

Fine mi citu denove el mia odo:

Kaj kio sekvos? Jam naciistoj kaj

politikistoj laŭte kverelas. Jam

eĉ agonias povra Ver', sur

ter' Ukraina la urso kuŝas.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Post venko - dialogo

En oktobro 2014 renoviĝis la estraro kaj la duĉambra parlamento de Brazilo. Post streĉa kampanjo estas reelektita Dilma Rousseff [diŭma ruséf], kiu nun proponas dialogon por repacigi la landon.

Ĉi-jare ĉirkaŭ 140 milionoj da brazilanoj elektis ŝtatajn kaj federaciajn deputitojn, senatanojn, guberniestrojn kaj la respublikestron. Por ĉi-lasta posteno prezentis sin 11 kandidatoj, el kiuj nur tri havis realan ŝancon fariĝi prezidanto: Dilma Rousseff (Partio de la Laboristoj), Aécio [aesju] Neves (Partio de la Socialdemokratio), reprezentanta la opozicion, kaj Eduardo Campos [kampus] (Partio socialista), eksministro, reprezentanta disidentojn.

Aviadila akcidento

Datumoj publikigitaj en aŭgusto prognozis jenan rezulton: Rousseff – 38 %, Neves – 23 % kaj Campos – 9 %. Tamen abrupte mortis Campos en ankoraŭ ne plene klarigita aviadila akcidento. Anstataŭis lin Marina Silva, kiu, samkiel la mortinto, antaŭ nelonge estis ministro. Tamen malkiel Campos, fidela socialisto, Silva trifoje migris de partio al partio en la lastaj kvin jaroj.

Promesoj

Por la fina baloto du proponoj dividis la publikan opinion. La koalicio de la reganta Partio de la Laboristoj prezentis atingojn dum 12 jaroj da regado: 22 milionoj da homoj eliris el stato de mizero; la lando ne plu videblas en la mapo de malsato (laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo); 37 milionoj leviĝis el malriĉa al meza socia klaso; laborpostenoj rekordas, eĉ dum la malfavora internacia krizo; estas konstruitaj milionoj da domoj (eĉ por malriĉuloj) kaj inaŭguritaj pli ol 400 teknikaj lernejoj.

Promesite por venontaj jaroj estas pli intense lukti kontraŭ korupto kaj reformi la regularon por malaltigi balotajn elspezojn. Siavice la opozicio promesis plibonigi la administradon laŭ novliberalismaj postuloj, batali kontraŭ korupto, bridi la inflacion kaj stimuli la ekonomion.

La moralisman tezon de la opozicio malavare subtenis konservativaj amaskomunikiloj, praktike funkciantaj kiel monopolo en Brazilo. Du tagojn antaŭ la fina balotado aperis sur revua kovrilo skandalaj raporto kaj foto tiel prezentita, ke Rousseff kaj eks-prezidanto Lula da Silva aperas kvazaŭ krimuloj. Mankis sufiĉe da tempo por konvene reagi aŭ sin defendi antaŭ la publika opinio.

Apenaŭ komfortaj

La rezulto de la plej streĉa kampanjo en Brazilo konfirmis la venkon de Rousseff, sed per apenaŭ komfortaj 51,64 % de la validaj voĉoj (sume 54 501 118). Ricevis Neves 48,36 % (sume 51 041 155).

Jam en sia unua postbalota parolado diris Rousseff, ke plej urĝas dialogi. Tiel la prezidanto esperas repacigi la dividitan landon kaj interrilati kun la parlamento, kiu moviĝis signife dekstren.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova vojo por natura gaso

Litovio jam ne plu estos dependa de la gasodukte importata rusa gaso, ĝis nun la unusola vojo por kontentigi la proprajn gasbezonojn. En la havenurbo Klaipėda komencis funkcii nova terminalo de likvigita natura gaso (LNG). La projekto konsistas el LNG-ŝipo kaj la strukturo por ĝia priservado: kajo kaj gasokondukilo.

La terminalon gaso atingos danke al speciale konstruita ŝipo. La LNG-ŝipo Independence lastan lundon de oktobro 2014 alvenis en la havenon de Klaipėda. La ŝipo estas 294 m longa, 46 m larĝa kaj 47 m alta. Ĝin konstruis la kompanio Hyundai Heavy Industries en Suda Koreio. La ŝipon Litovio luos dum dek jaroj de la norvega entrepreno Hoegh LNG. La luo kostos 189 000 usonajn dolarojn tage aŭ 689 milionojn dum dek jaroj. Poste litovoj akiros rajton aĉeti la ŝipon.

Minimuman gaskvanton de 0,54 miliardoj da kubmetroj (m 3) la nova terminalo ricevos de la norvega kompanio Statoil. Ĝia prezo dependos de la valoro de naturgasa indico en la brita borso National Balancing Point.

La projekton de la terminalo, kies valoro egalas al preskaŭ 145 milionoj da eŭroj, Litovio efektivigis memstare, sen financa helpo de Eŭropa Unio.

Onidire en la fino de 2013 por la rusa gaso Litovio pagis la plej altan prezon en Eŭropo – 465 usonajn dolarojn por mil m 3. Pro tio Litovio ekprocesis kontraŭ la rusa kompanio Gazprom en stokholma arbitracia kortumo. Litovio postulis redonon de 1,5 miliardoj da usonaj dolaroj por konsumantoj, kiuj tropagis en la periodo de 2004-2012. Finfine Gazprom malaltigis la prezon je 20 % kaj rezulte ĝi preskaŭ egaliĝis al la averaĝa gasprezo, kiun pagis germanaj konsumantoj.

Solena alveno

La alveno de la LNG-ŝipo Independence kaŭzis solenan manifestadon sur la havena kajo en Klaipėda. Ĝin partoprenis la prezidanto de Litovio Dalia Grybauskaite, ĉefministroj de Litovio, Latvio kaj Estonio, ambasadoroj de pluraj landoj de Eŭropo kaj Usono, kaj delegitoj de Eŭropa Komisiono.

La prezidanto de Litovio diris, ke Litovio en la 25a jaro de sia sendependeco povas fieri pri siaj kuraĝo, aŭdaco kaj politika volo, ĉar ĝi kiel unua en Baltio konstruis LNG-terminalon, kiu forte influos la estontecon de la tuta regiono. La prezidanto ĝojis, ke Litovio finfine iĝis energie sendependa lando, kiu ĉiam helpos najbarojn, se tio estos necesa, kaj kontentigos 90 % de la naturgasaj bezonoj de ĉiuj baltaj landoj. Ŝi aldonis, ke nun Litovio ne plu maltrankviliĝas pro eventuala perturbo en la gasliverado el Rusio, ja la nuna LNG-terminalo permesas agi en relative fleksebla kaj libera maniero.

Ano de la Eŭropa Komisiono respondeca por energio, Günther Oettinger, nomis la inaŭguron de LNG-projekto vere sukcesa okazaĵo por Litovio. Laŭ lia aserto, tio estas deca ekzemplo, kiu pruvas, kiel eblas solvi problemojn de gaslivero en Eŭropo.

LAST

En Klaipėda estas uzata nova teknologio por pritrakti LNG: FSRU, mallongigo de la anglalingva Floating Storage Regasification Unit, flosanta stokad- kaj regasig-unuo. Tio estas ŝipo, kiu funkcias kiel kombinitaj transportilo, stokejo kaj instalaĵo por transformi LNG de likva (malvarmigita je -161ĝis -164 oC) al gasforma stato.

FSRU-instalaĵo konstrueblas pli rapide kaj malpli koste ol la tradicia surtera regasigilo kaj havas kroman avantaĝon, ke ĝi estas transportebla al la loko, kie ĝi estas plej bezonata. Surtere nur necesas konstrui la konekton al la enlanda gasreto. (rr)


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne interveni signifas ne solvi

Sendube la nuna milito de politikaj kaj religiaj fanatikuloj en Sirio kaj Irako zorgigas la tutan mondon kaj precipe en Proksima Oriento kaj Eŭropo. Ĉiutage aperas raportoj pri la lukto kontraŭ Islama Ŝtato en Irako kaj Levanto (ISIL), en Eŭropo konata kiel Islama Ŝtato aŭ IS.

Politikistoj longe hezitis fronte al amasmurdo, forpelo, perforto en norda Irako kaj Sirio. Tamen realan danĝeron oni ekvidas ankaŭ en eŭropaj landoj. Islamdevenaj civitanoj vojaĝas orienten por soldatiĝi: ili revenas agresemaj kaj batalharditaj.

En Germanio oni komencas malhelpi revenintojn tiajn kaj ne donas pasportojn al danĝeruloj. Ĉu tio helpos solvi la problemojn? Iamaniere oni reagas per maltoleremo kaj pli-malpli kaŝa ksenofobio.

Naive

En sia Fejsbuk-paĝo antaŭ nelonge membro de Eŭropa Parlamento Fabio De Masi (Maldekstruloj) notis: „Mi ne estas pacemulo. Mia avo batalis kun armilo en norda Italio kontraŭ la faŝistoj. La kurdoj en Sirio bezonas nian subtenon. Sed mi ne naive kredas, ke Usono finos la sangoverŝadon. Ĉio, kion Usono komencis, finiĝos en fiasko kun centmiloj da mortintoj.”

Kiam antaŭ tri jaroj komenciĝis la interna milito en Sirio, Eŭropo, Unuiĝintaj Nacioj, Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo decidis ne interveni, agnoskante la suverenecon kaj timante pliintensigon de la konflikto. Sed Usono baldaŭ forgesis la „ruĝajn limojn” difinitajn de Obama: kreskis perforto. Oni nun vidas, ke ne-interveno kondukas al ne-solvo.

Pasive

Netaŭgajn armilojn sendis Eŭropo kaj Okcidento al sin defendantaj kurdoj, jezidoj, peŝmergoj ktp en norda Irako. Ili pasive rigardis, kiel Turkio subtenis kontraŭkurdajn atakojn en Sirio. Ŝajnas, ke Turkio volas aŭ almenaŭ akceptas malfortigon de la kurdoj por mem profiti en norda Sirio.

La sorto de homoj en la sieĝata landlima urbo Kobani decidiĝos eble en Turkio. La kurdaj batalantoj ne fidas ŝtaton, kiu lasis la loĝantojn de la urbo en dilemo. Temas pri vivo aŭ morto por tiuj homoj, kiuj eĉ ne povas fuĝi, ĉar Turkio fermis la landlimon kun Sirio.

Urĝe

En la turka ĉefurbo Ankaro estas kuracataj vunditaj batalantoj de Islama Ŝtato: turkoj dum longa tempo malhelpis kurdajn sindefendantojn. Nur fine de oktobro Turkio permesis, ke 150 peŝmergo-batalantoj atingu Kobani kun pezaj armiloj, urĝe bezonataj kontraŭ la kirasveturiloj de la IS-terormilico.

En Kolonjo, Germanio, futbalhuliganoj kaj ekstremdekstruloj dum manifestacio kontraŭ salafistoj – anoj de islama sekto – batalis kontraŭ la polico, vundis 49 policanojn kaj renversis policaŭtomobilon. Evidentas, ke maltoleremo kaj strebo al unukultureco kreskas en la mondo kaj videblas ne nur ĉe militemaj islamistoj.

Hejme

Rafik Schami, german-siria verkisto, naskiĝinta en Damasko kaj delonge loĝanta en Germanio, ĝue sin sentas hejme en ambaŭ kulturoj. Li diras: „Multkultureco estas daŭra defio ... Kultura toleremo estas pli ol paca kunekzistado de diversaj manĝokartoj”.

Pli komplika estas paca kunekzisto de religioj. Multaj religioj estas ligitaj al lingvo: Torao uzas la hebrean, la biblia Jesuo parolis la aramean, kristanismo komence uzis la grekan kaj longtempe la latinan, la Korano estas en la araba, pli precize en dialekto – la kuraŝita (aŭ kurajŝita) – parolita en la regiono de Mekka en la sepa jarcento.

Regione

Ne nepras lingvistike aŭ etimologie detali, ĉar ĉiu scias, kiel lingvaj esprimoj varias regione kaj ŝanĝiĝas dum la tempo. Ĉiu lingvo, ĉiu dialekto, ĉiu tempo, ofte eĉ unuopaj grupoj, havas siajn diraĵojn, idiomojn kaj metaforojn. Oni nur aŭskultu grupon da junuloj en lerneja korto aŭ ĉe tramhaltejo. Nekompreno, miskomprenoj kaj eraroj multas.

Ekzemple, la greka „λόγος” [logos], laŭ la evangelio laŭ Johano la komenco de la mondo, kaj eĉ dio mem (prologo), havas multajn signifojn kiel „parolo”, „vorto”, „informo”, „onidiro”, ankaŭ „senco”, „racio”, „temo”, „enhavo”, „doktrino”, „ideo”.

Malfacile

La araba vorto „ĝihad” ofte estas tradukata kiel „sankta milito”. La vorto signifas nek „sankta”, nek „milito”. Ĝi malfacile tradukeblas kaj signifas lukton, penon, sinapogon kontraŭ peko kaj strebon je morala vivo. Ĝi signifas uzi ĉiujn siajn fortojn, riski ĉion, venki sian timon, egoismon, personajn interesojn.

Lukto por paco kaj justeco estas ĝihad; sen ĝihad tiu lukto estus malsincera kaj duonkora. Multe da islamaj eruditoj kaj iliaj studoj tion konfirmas. Sed estas ankaŭ aliaj, kiuj mistradukas kaj misinterpretas la vorton kaj alvokas aliajn al milito. Kiu batalas kun arda fajro, ne estas brulofajranta kaj mortiganta soldato, sed iu, kiu fervore klopodas. Tion ordonas ankaŭ la Korano, uzanta la vorton „ĝihad”.

Egale

Nek Torao, nek Biblio, nek Korano rekomendas militon, kvankam ĉiu el ili mencias kruelaĵojn kaj malicajn leĝojn el pratempoj. Milito neniam bonas, egale pri la celo, ĉar ĝi alportas malfeliĉon, suferon, morton.

Interpreti religian tekston postulas ne nur lingvajn kaj kulturajn konojn, sed respondecon. Povas esti kontraŭ la origina signifo eĉ laŭvorta traduko, sed sen konsidero de la senco.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Naŭza novelo

Honestadire, kvankam mi ĝenerale tre aprezas la enhavon de MONATO, en la ĵusa oktobra (p. 23-24) mi devis min perforti por voĉlegi la tekston pri taŭrobatalo. Ĝi komplete naŭzis min. Kvankam stile tute en ordo, ĝi enhave montris tian malrespekton al mortkondamnita besto, ke mi havas nur unu kvalifikon: naŭza! Vi ja ankaŭ ne publikigus artikolon bele skribitan de faŝisto, kial do de tiel murdema tendenco?

Rob MOERBEEK
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rob Moerbeek el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ondo-tondo

Ĉesas pro tro altaj kostoj pli kaj pli da elsendoj sur la longaj kaj mezlongaj ondoj. Cetere ekzistas nuntempe aliaj manieroj elsendi, kiel retradio kaj cifereca radio perantena (DAB kaj la pli kaj pli uzata DAB+) kaj persatelita.

Ĉesis en januaro en Germanio DLF, DLR, NDR Info, Puls Radio kaj WDR 2. La stacioj kapteblas tamen perrete kaj persatelite.

Tra la jaro ĉesos France Bleu en Strasburgo (kun programo en la alzaca lingvo) kaj en Nederlando NPO Radio 5 (nostalgia), same kapteblaj perrete kaj persatelite. En 2016 haltos en Germanio DLF (mezaj ondoj) kaj en 2017 la irlanda RTÉ 1, la Ĉeĥa Radio kaj BBC Radio 4. Ankaŭ tiuj stacioj perrete kaj persatelite kapteblos.

Jean Pierre VANDENDAELE
korespondanto de Monato en Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Pierre VandenDaele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07