• monato201312
  • monato201311
  • monato201310
  • monato20130809
  • monato201307
  • monato201306
  • monato201305
  • monato201304
  • monato201303
  • monato201302
  • monato201301
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2013

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2013. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2013 en la dosierformoj PDF kaj ePub.




Aktuale

Anoncetoj

Arto

Diskoj

Ekonomio

El miaj vidpunktoj

El mia vidpunkto

Eseoj

Hobio

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna vivo

Noveloj

Politiko

Rakontoj

Scienco

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Naturista vivo, la ilustrita revuo por nudistoj/naturistoj/nudnaĝantoj. Belaj koloraj fotoj. Senpaga provekzemplero. La revuo aperas 4-foje jare, sur 16 paĝoj. Internacia Naturista Organizo Esperantista. Adreso: Jozsef Nemeth, HU-8531 Ihász, Fö u. 41/5. Rete: Jozefo.nemeth@gmail.com.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fiksdataj mondeponoj

La rento de la fiksdataj mondeponoj ĉe Flandra Esperanto-Ligo, populare nomataj „verdaj kontoj”, ekde la 1a de majo 2013 estos 1%. Pli da informoj pri tiuj deponoj troviĝas en la retpaĝo www.esperanto.be/fel/fin/verdakon.php.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La plej nova filozofio

La plej nova filozofio estas tiu de Esperantisto (!). Prave. Iru al la Interreta adreso kaj konstatu: www.pisces-eagle.com/esperanto.html.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Abonhelpa fonduso plu helpas

Jam de 30 jaroj MONATO havas sian abonhelpan fonduson, kiu subvencias legemulojn en landoj kun malforta aŭ juna ekonomio. Esperanto-parolantoj el tiuj landoj povas peti subvencion de la fonduso, kaj tiel ricevi la magazinon ĉu tute senpage, ĉu kontraŭ forte rabatita kotizo.

En 2012 la plimulto de la subvenciataj abonoj iris al Kubo kaj al Afriko, sed dise venis petoj ankaŭ el ekzemple Nepalo kaj Sud-Ameriko.

La mono en la fonduso venas de legantoj en pli bonfartaj landoj, kaj jam tradicie la plej granda kontribuanto en 2012 estis la Esperanto-klubo de Munkeno. Al ĝi, kaj al ĉiuj aliaj donacintoj, sinceran dankon en la nomo de la eldonejo kaj de la ricevintoj de la revuo!

La abonantoj, kiuj ĝuas la legadon el la fonduso, ne forgesu, ke ili devas ĉiujare peti plilongigon de sia abono. Por eviti perdojn pro malĝustaj adresoj aŭ manko de interesiĝo, la abonoj ne renoviĝas aŭtomate.

Ĉu vi jam donacis por la fonduso? Iu ajn sumo, ĉu kompleta kotizo, ĉu duono aŭ triono aŭ dekono de jarkotizo estas bonvena ĉe FEL aŭ ĉe la perantoj de MONATO. Dankon al ĉiuj!

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Du gvidiloj al plua legado

Lerninte novan lingvon, post klasĉambra kunbabilado kaj nervoŝiraj ekzamenoj, la homoj trovas sin en situacio, kiam ili povas plej fruktodone perfektigi sian lingvokonon per legado de libroj kaj revuoj en la lernita lingvo. Cele al plena alproprigo de nova komunikilo estas nepre por ili disponi legomaterialojn, kies ĉefa celo pli vastas ol transdono de la lingvo mem: ili devas esti ankaŭ perantoj de novaj scioj pri la mondo, ĝenerale, aŭ pri la specifa mondo de la lernita lingvo, speciale.

Rilate la lernadon de Esperanto, mi ankoraŭ klare memoras, kiam tiu periodo okazis por mi. Mi estis tiam sufiĉe bonŝanca havi oftan kontakton kun eksa instruisto, kiu iom post iom liveris al mi, jen prunte jen kopie, diversajn valorajn erojn de la esperantaj kultur-historio kaj literaturo. Mi avide voris kaj sorbis ilin kaj ĉiam soifis je pliaj legindaĵoj.

Konsilanto-surogatoj

Por tiuj, malpli bonŝancaj ol mi tiam estis, tiuj, kiuj bezonas, sed ne disponas tian helpan rimedon, tiuj ĉi du libretoj, eldonitaj de Sezonoj en 2010, povas roli kiel konsilanto-surogatoj. La kompilinto Aleksander Korĵenkov ĉerpis tekstaron, aperintan sub la rubriko „Nia Trezoro” en la prestiĝa revuo La Ondo de Esperanto dum la periodo 2008-2010. Sub la titoloj Dek Libroj kaj Dek Gazetoj, oni trovas artikolaron, kiu resume priskribas fundamentajn verkojn por konatiĝo kun la evoluo de Esperanto kiel lingva kaj kultura fenomeno dum la lastaj 13 jardekoj. Ili taŭgas kiel instiga enkonduko kaj certe, kiel ĉiuj bonaj recenzoj (inklude de tiu ĉi), iel espere antaŭsupozas, ke la legintoj pluesploros la pritraktitajn verkojn.

Gravaj kolektoj

Sep aŭtoroj kontribuas al la kolektoj, ĉiuj kun propra stilo kaj lingvouzo, kio estas ja avantaĝo por tiuj, kiuj celas pliinternaciigi sian Esperanton. Traleginte la tutan recenzaron, mi ne trovis aparte ĝenajn malglataĵojn, kiuj devigus min uzi kritikan lingvan elsarkilon. Ankaŭ mankas al mi la eblo kritiki la redaktoran elekton, ĉar ĝi limiĝis al artikoloj, jam aperintaj en LOdE, krom unu eseeto, specife verkita por tiu ĉi eldono. Ekzemple, okulfrape la listo de dek gravegaj libroj de la Esperanto-kulturo ne inkluzivas la libron Retoriko de Ivo Lapenna, verŝajne, ĉar ĝi neniam estis recenzita en la revuo. Kelkaj pecoj pri libroj rilatas al t.n. referenc-verkoj (PIV, PAG, k.a.) aŭ al aparte gravaj teksto-kolektoj (Fundamenta Krestomatio), sed eĉ pri tiuj la recenzintoj donas utilajn informojn, kiuj povas gvidi la novulojn al plia konatiĝo kun tiuj fontoj.

Gazetaro

Aparte gravas trovi detalajn notojn pri la ĉefaj reprezentantoj de la Esperanto-gazetaro, eĉ pri tiuj ne plu aperantaj, aŭ pri tiuj, kiuj iele forfalis el la ĉefa fluo de la internacia Esperanto-movado. Revuoj kaj gazetoj rolis centre en la evoluo de la zamenhofa lingvoprojekto, kaj la elekto de taŭgaj specimenoj ĉi tie ebligos al la legontoj sekvi tian miraklan historian evoluon. Eĉ pri si mem la centjara Ondo de Esperanto recenzas! Ĝia eldonistino Halina Gorecka reliefigas la historiajn travivaĵojn, morton kaj resurekton de la ondoza eldonaĵo el Rusio.

Konklude, mi rekomendas la etajn librojn al ĉiuj, sed aparte mi imagas ilin kiel taŭgan donacon de instruistoj al finlernintoj. Tio povas simbole efiki kiel transdono de ŝlosilo al la trezorejo, kie ni zorgeme gardas niajn literaturajn kaj historiajn riĉaĵojn.

Orlando RAOLA
Dek Libroj. Serio Nia Trezoro, volumo 1. Eld. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio, 2010. 32 paĝoj. ISBN 978-609-95087-2-6.
Dek Gazetoj. Serio Nia Trezoro, volumo 2. Eld. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio, 2010. 32 paĝoj. ISBN 978-609-95087-1-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Orlando Raola el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Versaĵoj elverŝitaj

La modesta libreto de versaĵoj – Esperanta versado – alvenas aranĝite kvazaŭ lernolibro: „Kiel fabriki poemon”. Nome la poemoj estas ordigitaj laŭ la versformoj. Jen, laŭ la recenzanto, iomete stranga prezentado. Entute, la formo kaj la rimstrukturo de la poeziaĵoj laŭŝajne estis por la aŭtoro pli gravaj ol la enhavoj. Jen tipa ekzemplo.

Kato

Ĝi alvenis de sur strato
kaj fariĝis protektato
eĉ amato de edzino

Ŝi nun zorgas nur pri kato
Li rigardas katon rato
kaj restadas en kantino

Unua kritiko – ĉiuj verkoj de la aŭtoro estas sen iu ajn interpunkcio. Tio vere ne ĉiam tre helpas.

Dua kritiko – la lingvaĵo ne estas ĉiam tuj komprenebla. Ekzemple supre la frazo: „Li rigardas katon rato”. Kutima kun la verbo „rigardi” estas la uzado de „kiel” plus akuzativo. Alivorte: „Li rigardis katon kiel raton”. Sed „rigardi katon rato” iel stumbligas la leganton.

La tria kritiko rilatas la enhavon. Se „Li” ne plu estus la ĉefpersono hejme, evidente „Li” diboĉus en drinkejo kaj ne simple restadus en kantino. Kaj entute, kio estu kantino? Hodiaŭ plej ofte jen speco de manĝejo en uzino, ktp. Do jen tre lama fino.

La evidenta problemo por la aŭtoro estis trovi taŭgan rimon por „edzino”. La nuna rezulto impresas tre konstruita kaj la enhavo laŭe suferas. Do ŝajnas, ke la poemeto tre bondirekte komenciĝis, sed finiĝas iel fuŝe. Do ni iomete reverku la duan strofon de la poemeto kaj aldonu iom da interpunkcio por plibonigi la legeblon.

Kato la dua

Ĝi alvenis de sur strato
kaj fariĝis protektato,
eĉ amato de l' edzin'.

Ŝi nun zorgas nur pri kato.
Li ĝin, tamen, taksas rato
kaj fuĝemas al kazin'!

La poemo ankaŭ en tiu ĉi modifita formo plu restas pli rimaĵo, ol mondskua poeziaĵo, sed la recenzanto, kontraste al la aŭtoro, ne celis publikigi poemaron. Multaj el la poemoj en la kolekto estas „videble” mulditaj al la celata versformo iugrade koste de la enhavo. La lerto de poeto konsistas el ĝuste la malo. La leganto ne rimarku la malfacilecon de lia metio.

Plia kritiko trafu alian stilaĵon de la aŭtoro. Tre ofte li ripetas specifan linion du aŭ tri fojojn, do po unu fojon en ĉiu strofo de la poemo. La recenzanto konkludis, ke la aŭtoro volis iel ŝpari – kvazaŭ ĉiu plene nove elpensita linio kostus monon kaj ripetado de jama linio estus iel pli malmultekosta. Jen ekzemplo:

Madono

Mi ŝin trovis sanktbildeto
tre simila al Madon'
Dibenata silueto
ekflorinta el burĝon'

Atendita amstafeto
kun lilio sur blazon'
Mi ŝin trovis sanktbildeto
tre simila al Madon'

Sekretiĝas alfabeto
de la amo sub glorkron'
Malfacile por poeto
ĝin akiri al dispon'
Mi ŝin trovis sanktbildeto
tre simila al Madon'

Kvin el la poemoj ricevis premion kaj oni atentigas pri tio rekte sub la premiitaĵo. Tio estas des pli bona, ĉar, tute honeste, aliokaze la recenzanto el propra mensa forto tute ne kapablus ekkoni la specialan premiindan kvaliton de la respektiva verketo. La recenzanto por si, tute private, eĉ konkludis, ke en la poeziaj konkursoj de Esperantujo ne troviĝas multe da talentuloj, se jen jam la pintaj rezultoj.

Evidente, en poemaro ne ĉiu poemo povos esti vera geniaĵo. Sed normalokaze en tia kolekto troviĝas almenaŭ unu poemo, kiu kvazaŭ ŝtormblove balaas onin rekte el onia brakseĝo. En tiu ĉi libreto la recenzanto plu serĉadas pri ĝi.

PEJNO Simono
Jaroslav Krolupper: Esperanta versado. Originalaĵo. Eld. KAVA-PECH, Dobrichovice, 2011. 54 pagoj, glubroŝuritaj. ISBN: 978-80-87169-22-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Ĉe l' koro de Eŭropo ...

Ne, ne temas pri la fama verko de Privat, omaĝanta al lia naskiĝurbo. Temas pri multe pli eta, tamen ne sensignifa, omaĝo al tri ĝenevaj aŭtoroj, kiuj konkeris al si se ne prezidantan podion en la movada aŭ Esperanta Parnaso, kiel Privat aŭ Hodler, tamen ne neglektindan lokon inter la ĉefe poeziaj verkistoj. Indas ilin trakti unuope, ĉar ili havas nenion komunan, krom la loĝurbo.

Belega virino

Madeleine Stakian-Vuille (1910-2004) estis tre ĉarma persono kaj belega virino; bedaŭrinde, mankas fotoj en la libro, sed ŝian dolĉan melankolian rigardon, direktitan al la senfino, oni trovas en Literatura foiro, junio 2012, p. 120. Ŝi estis esperantistino preskaŭ dumviva, lerninte Esperanton en 1918 ankoraŭ en la bazlernejo, kie ĝi estis oficiale instruata. Oficistino ĉe la redaktejo de la revuo La femme d'aujourd'hui (La hodiaŭa virino), poste ĉe banko, ŝi diplomitiĝis pri Esperanto kaj pri fortepiano kaj instruis ambaŭ fakojn dum sia tuta vivo, kunigante la muzikon de la instrumentoj kun la muziko de la lingvo.

Okupante redaktajn kaj estrarajn postenojn en la ĝeneva kaj svisa movadoj, ŝi sin dediĉis ankaŭ al tradukado kaj originala verkado sub la plumnomo Mad Mevo. Tradukojn ni povas ĝui en la Svisa antologio; en la nuna libreto ni trovas dudek kvin originalajn poeziaĵojn kaj unu eseeton pri la popola kanto, verkitajn inter 1931 kaj 1988, tamen kun longaj intertempaj silentoj; plimulto aperis loke, ekzemple, en Brasikfolio, la bulteno de la ĝeneva grupo La Stelo, de ŝi redaktata dum multaj jaroj, sed unu trafis premion ĉe la katalunaj Floraj Ludoj.

Alternas impetoj socialistaj („la proletar' premata abomene / de l' burĝoj riĉaj”) kaj impetoj amaj („Simile al rivero bru-akva kaj rapida / Torentas mia amo sur vojo de la viv'”); scenetoj el la naturo (sentiĝas influo de la malgajo de Baghy) kaj omaĝoj al zamenhofaj jubileoj aŭ esperantistaj personecoj: Baghy, Kalocsay, Hans Jakob.

El la poemoj de Mad Mevo ni povas aprezi la entuziasmon por la verda stelo kaj por la reveno de la bela sezono; ne tamen la ritmon, kiu ofte mezuriĝas nur per la nombro de la silaboj en la verso, sen atento al la akcentoj. Sed ĉiu barelo donas la vinon, kiun ĝi havas, kaj la versoj de la ĝeneva poetino restas dokumentoj pri eta kluba vivo, ofte neglektata.

Erotika kaj romantika

Pri Henri Vatré (1908-1998) diskonado estas multe pli vasta. Li publikigis poemojn, statistikojn, kunlaboris en la plej prestiĝaj revuoj kaj en Esperanto en perspektivo, tial lia nomo tute ne sonas nove, do lin prezenti ne necesas. Ni nur menciu, ke sub la plumnomo Henri Beaupierre aperis en 1968 Specimene, humura kolekto de parodioj kaj pastiĉoj. La eroj, aperantaj en la nuna libreto, estas tamen originalaĵoj, ĉar freŝe elfositaj el subtegmentejo post duonjarcento: dudek sep poemoj kaj unu prozaĵo, ĉiuj verkitaj inter marto 1963 kaj marto postajara. Nur unu temo: amo, amoro, pasio, kuniĝo. Ĉio povus aldoniĝi al la „sekretaj sonetoj”; nenia interpunkcio, scenoj kaj agoj ruliĝas sinsekve:

„samtakte / du koroj batas / kaj tiel etas / du pintaj mamoj / kontakte / du korpoj vibras / kaj arde viglas / la nokto nigras / femuroj palas / el lipoj falas / minoraj gamoj / vi estas nuda / vin vestas sole / rigardo luma / gagataj haroj / kaj peco lasta / de riĉa pelto / de via nesto / sin paŝtas kisoj / sur via ventro / velura / kaj mia mano / similas katon / dum ĝi trakuras / vin per piedoj el felto”.

La amo travivas ankaŭ romantikajn, ne nur erotikajn, momentojn: „Vi kreas la poemojn / kaj mi nur skribas ilin / mi notas sur papero / la sonojn kiuj kantas / en via voĉo”. Poste fino amara, sed vivata preskaŭ serene. Nur la parto de Vatré valoras la tutan volumeton.

Suka kaj sturma

Claude Piron (1931-2008) naskiĝis belgo kaj iĝis svisa civitano nur en 1978; sed li longe rezidis en Ĝenevo kaj kiel tradukisto el pluraj lingvoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj poste kiel privata psikoterapiisto, kaj fine kiel docento ĉe la ĝeneva universitato. Tial la libreto omaĝas ankaŭ al li, kiel naturiĝinta ĝenevano, eĉ se per nuraj dudek paĝoj. Pri lia diversflanka agado en la Esperanto-kampo kaj precipe pri lia alkroĉiĝo al la facileco de la lingvo oni povus verki libron, menciante kaj la krimromanojn de la Ĉu ...?-serio sub la plumnomo Johán Valano, kaj la sennombrajn artikolojn kaj prelegojn, kaj la kasedon Frandu Piron, eldonitan de LF-koop, kie li mem kantas kun gitara akompanado.

En la nuna libreto estas kvar poeziaĵoj kaj unu skeĉo. Ĉi-lasta havas tute vervan aron da insultaj esprimoj, interjekcioj, sakroj, reciproke ĵetataj inter fiŝvendistino kaj du geklientoj. La sceno per si mem estas banala, sed la lingvaĵo – suka, sturma. Bona rolado, tamen, postulas lingve spertan spektantaron, sed la rezulto estas lingva unikaĵo. Sed pleja gemo mi konsideras La sufero de l' aliaj, poemon premiitan en la Belartaj Konkursoj de 1956, kie vere sentiĝas la doloro pro suferado de aliuloj: „Preferus mi suferi inferon da sufero / ol senti ĝin en frato kaj stari antaŭ mur'”.

Entute verko kun veraj juveloj, ĉirkaŭataj de malpli valoraj ŝtonoj; sed la personecoj de la triopo vere meritis libroforman omaĝon.

Carlo MINNAJA
Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. Eld. Esperanto-Grupo La Stelo, Ĝenevo, 2011, 126 paĝoj broŝuritaj. ISBN 2940269084.
Noto de la redaktoro: Esploro montris, ke en tiu ĉi libro la skeĉo La Ezoko estas misatribuita al Claude Piron; ĝia vera aŭtoro estas Henri Vatré.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Malgravaj lingvoj gravas

En la ĉapitro 25 de sia verko La infana raso la skota poeto William Auld asertas jene:

„Ĉiu -ologo konas nur sian -ologion,
ol ni nek pli nek malpli komprenas vivon, Dion:
kiu proklamas solvon mensogas. Provizora
estas plej certa fakto en nia mens' esplora.”

Nia hodiaŭa sperto konfirmas tiun aserton. Kiu ajn havas kontakton kun fakuloj, ĉu kuracistoj, ĉu inĝenieroj, ĉu arkitektoj ktp, konstatas, ke ili ofte estas surprize sensciaj pri kampoj ekster la propra fako. Laŭŝajne la epoko de plur-sciuloj (greke: πολυμαθείς) forpasis, kaj ni revidos en nia tempo neniun novan Leonardon da Vinĉi (kiu, konfesinde, estis tute unika, estante pentristo, arkitekto kaj inĝeniero). Cetere ni ne plu vivas en la tempo de la Renesanco.

Ĝenerale la nuna scienco ŝajnas esti neeviteble limigita pro ekscesa specialiĝo. Ofte tamen enkonduko de tute alia fako en diskuton aŭ sciencan esploradon povas malfermi gravajn vojojn por kromaj kompreno kaj disvolvo. Mi rememoras, ke, kiam mi loĝis en malgranda kampara vilaĝo, la loka veterinaro grave kontribuis al la scio de niaj kuracistoj, danke al sia sperto pri ŝafa morbo.

Malsuperaj estaĵoj

Eĉ lingvoscienco kaj la lernado de lingvoj povas ĵeti lumon sur plurajn problemojn rilate arkeologion, etnografion, geografion kaj historion. La vorttrezoroj de multaj endanĝerigitaj kaj minoritataj lingvoj estas riĉaj je valoregaj informoj pri la karakterizoj kaj la efikoj de granda nombro da plantoj, arboj kaj aliaj specioj, pere de kiuj oni povus kuraci malsanojn kaj doni pliajn avantaĝojn al la homaro. Tion oni jam konstatis, esplorante inter tiel nomataj „primitivaj” popoloj, kiel ekzemple la indiĝenoj de la amerika kontinento. Kiam nia mondo perdas iun ajn lingvon, tio malriĉigas la homaron kulture kaj science. Sed iom post iom, bedaŭrinde, tiom da idiomoj estas mortantaj pro alkulturigo, malapero de medio, premo flanke de pli potencaj fortoj, indiferenteco, malamikeco al minoritataj kulturoj kaj malrespekto pri la digno de popoloj rigardataj kiel malsuperaj estaĵoj.

Eĉ en evoluintaj socioj, kiel la eŭropaj, la lingvaj kaj kulturaj rajtoj de la minoritatoj ne estas sufiĉe respektataj. Internaciaj institucioj, kiel ekzemple Eŭropa Unio, paradas per apogo kaj defendo de la lingva diverseco, sed tiu starpunkto estas pli ŝajna ol reala. Oficiale EU agnoskas la ŝtatajn lingvojn de ĉiuj membrolandoj, sed tio tute ne signifas, ke ĉiu lingvo estas rigardata aŭ uzata kiel efektiva laborlingvo. En la praktiko la plejparto de la afereca aktiveco de tiaj organizaĵoj okazas en la angla lingvo, certe ne en la malta, la gaela aŭ la bretona. Efektiva protekto de minoritataj kaj endanĝerigitaj idiomoj apenaŭ estas evidenta en la internaciaj rondoj.

Fervoja vojaĝo

Mi silente meditis pri tiu situacio dum fervoja vojaĝo inter la irlanda ĉefurbo kaj la kampara urbeto, kie mi loĝas. Vidalvide de mi en la trajno sidis mezaĝa paro, kiu konversaciis en lingvo, kiun mi ne rekonis. En tiu okazo la paro parolis tre mallaŭte kaj, pro la bruo en la ĉirkaŭaĵo, mi kaptis ne iliajn vortojn, sed nur la muzikecan kadencon de iliaj voĉoj. Iom stulte mi demandis, ĉu ili estas finnoj. „Ne,” respondis la sinjoro, „ni parolas la kimran lingvon. Ni estas kimroj.” Poste mi sentis iom da embaraso, ĉar dumtempe mi loĝis en Britio kaj sufiĉe ofte aŭdis la kimran en radiaj kaj televidaj programoj. Plie la kimra apartenas al la familio de keltaj lingvoj, tiu de la gaela mem: la lingvo de niaj skotaj antaŭuloj, kiun en mia hejmo mia edzino kaj niaj filoj ĉiam parolas.

Bedaŭrinde, por interkomunikado inter la diversaj keltaj popoloj (gaela, kimra, bretona kaj la iomete revigligita kornvala) la unuopaj idiomoj ne taŭgas, ĉar ili estas tro malsamaj. La gaela (skota, irlanda kaj manksa) subgrupo apartenas al la tiel nomata „Q-kelta” kategorio, dum la kimra kaj la bretona apartenas al la „P-kelta”. Ili distingiĝas pro tio, ke vortoj, kiuj ekas per la konsonanto „p” en la kimra/bretona subfamilio, kutime komenciĝas per „c” (prononcenda kiel „k”) en la gaela subfamilio.

Prakelta lingvo

Tiurilate mi menciu, ke en la jaro 1998 la fekunda franca erudiciulo André Cherpillod memeldonis valoran libreton titolitan „La galla lingvo”. Temis pri historio, gramatiko kaj leksiko de la mortinta kelta lingvo de Gallio (aŭ Gaŭlio), antikva franca regiono. (Parenteze, ankoraŭ ekzistas en la okcidenta Francio kelta idiomo, nome la bretona, kiu tamen ne estas rekta derivaĵo de la galla, sed estis enkondukita en la 5a jarcento de homoj enmigrintaj el Kornvalo, en la sud-okcidenta Britio.) Mi atente tralegis la verketon de Cherpillod kaj konstatis kun vigla intereso, ke en ĉiu paĝo estas granda nombro da vortoj tre similaj al respondaj vortoj de la gaela kaj/aŭ de la kimra. Ili supozeble devenas de iu sama prakelta lingvo.

Publikaj indikoj

Hazarde, nelonge post mia renkontiĝo kun la afabla kimra paro mia edzino, unu el niaj filoj kaj mi devis ĉeesti funebran solenaĵon en Cardiff ([kardif], kimre: Caerdydd), la ĉefurbo de Kimrio, malgranda lando en la sudokcidento de Britio. La moderna Cardiff ne aspektas ekzota kaj, fakte, tre similas iun ajn kompareble grandan anglan urbon. La lingvo, kiun oni plej ofte aŭdas sur la stratoj de Cardiff, estas la angla, ĉar laŭ statistiko triono de la loĝantaro venas de Anglio aŭ de eksterlando.

Kompreneble, tamen, la disvastiĝo kaj la ĉeesto de la loka, kimra lingvo estas evidenta eĉ en la ĉefurbo. (Antaŭ nelonge unu el niaj filoj vizitis unuafoje Kardifon, kaj rimarkis, ke, sidante en kafejo, tuj post sia alveno en la urbon, li aŭdis plurajn grupojn paroli la kimran inter si.) En tiu urbego la nomoj de la stratoj, publikaj anoncoj, informŝildoj ktp estas skribitaj dulingve (kimre kaj angle). Malgraŭ tio, ke ni estas parolantoj de kelta (do frata) lingvo, mi kapablis kompreni preskaŭ nenion el la kimraj indikoj. Mi ne rekonis la vorton „polico”, kiu en la kimra estas „heddlu”, nek la kimran „cerdd”, kiu signifas „muziko”. Temas pri vortoj, kiuj, laŭ mia scio, similas nenion de aliaj eŭropaj aŭ alikontinentaj lingvoj. Mi sentis, ke mi troviĝas en tute fremda, nekonata lando. La saman impreson mi havis en la hispana urbo Bilbao, kiam mi legis indikojn en la vaska (eŭska). Ĉiu publika indiko ŝajnis deveni ne de nia tero, sed de alia planedo.

Komunaj radikoj

Granda mistero por mi estis tiu evidente totala malsimileco inter la vortoj, kiujn mi legis en la stratoj de Cardiff, kaj la vorttrezoro de la irlanda lingvo aŭ de la parenca skotgaela. Poste, sidante en mia hejmo, mi decidis esplori la aferon helpe de vortaro kaj lernolibro pri la kimra. La rezulto de mia esploro forte mirigis min. Mi kolektis kaj skribis – paĝon post paĝo – listojn de kimraj vortoj kune kun ties ekvivalentoj en la gaela. La plimultaj estas mallongaj kutimaj vortoj, kiel „hundo”, „domo”, „homo” ktp. Kiam mi transskribis la kimran ortografion (laŭ kiu la literoj „w” kaj „y” estas vokaloj, ne konsonantoj, kiel en aliaj eŭropaj lingvoj) al la tre malsama gaela sistemo de literumado, mi konstatis, ke centoj da tiuj mallongaj, bazaj kimraj vortoj estas preskaŭ samaj kiel niaj gaelaj vortoj. Al mi tio klare indikis, ke iam la pralingvoj, de kiuj devenas la lingvoj de la du popoloj, estis aŭ la sama idiomo aŭ almenaŭ lingvoj ege similaj. Tamen, ĉar en plurjarcenta periodo la P-keltaj kaj la Q-keltaj idiomoj diverĝis, ili pli kaj pli malsimiliĝis, ĝis ili fariĝis ne plu interkompreneblaj.

La komunaj radikoj, kiuj ankoraŭ restas, provizas ege limigitan vorttrezoron, kaj ĝi enhavas precipe simplajn bazajn unu- aŭ du-silabajn substantivojn (o-vortojn) kaj kelke da adjektivoj (sed malmultege da verbaj radikoj), kun preskaŭ totala manko de abstraktaj esprimoj. Tio sugestas, almenaŭ al mi, ke la origina komuna lingvo, el kiu kaj la kimra kaj la gaela devenis, estis idiomo de anoj de simpla triba socio, kiu subtenis sin per ĉasado, bredado de bestoj kaj eble primitiva agrikulturo. Sendube, nur longe poste en la historio la popoloj parolantaj la idiomojn de ambaŭ keltlingvaj subfamilioj evoluis al pli kompleksaj kaj civilizitaj komunumoj, kiuj bezonis ege pli ampleksajn vorttrezorojn, inkludantajn nomojn de novaj inventaĵoj kaj institucioj, mensaj abstraktaĵoj kaj ĉiuj elementoj de alta kulturo, politiko, komerco, industrio kaj arto. Pro tio preskaŭ nenio komuna ekzistas, en iliaj evoluintaj kaj modernaj vortaroj, inter la kimra kaj la gaela. Do tute malsamaj estas la esprimoj en tiuj lingvoj koncerne terminojn pri registaro, reĝo, leĝo, industrio, arto, imago, penso, scienco, urbo, filozofio, transporto, medicino – alivorte, preskaŭ ĉio, pri kio la moderna homo konversacias, diskutas, legas kaj verkas.

Kompara studado

Ŝajnas al mi, ke la kompara studado de tiaj diverĝoj inter samdevenaj, sed malsamaj lingvoj povus prezenti riĉan kampon por formuli konjektojn kaj konkludojn pri la origino kaj la disvolviĝo de la homaj lingvoj, ties kronologio, historio kaj rilato al arkeologio, sociologio kaj aliaj sciencoj. Neniu fako devas resti en izolita geto. Ĉiu povas transfekundigi aliajn kaj tiel antaŭenigi la scion de la homaro. Neglektita, sed potenciale tre valora, estas profunda esplorado pri la intima rilato inter la studado de lingvoj – precipe de malpli disvastiĝintaj, minoritataj kaj endanĝerigitaj – kaj la estonteco kaj bonfarto de la homa raso.

Garvan MAKAJ (Garbhan MACAOIDH)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj (Garbhan Macaoidh) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingva konfuzo kaj Konfuceo

En Germanio Thilo Sarrazin [tilo saracin], iama estrarano de la Germana Federacia Banko (Deutsche Bundesbank) kaj eksa financ-senatoro (t.e. ministro) de Berlino, per sia verko Deutschland schafft sich ab (Germanio sin abolas) elvokis debaton pri la nesolvitaj problemoj koncerne la enmigrintojn. La aŭtoro provokas per darvinismaj biologiaj tezoj kaj insultas etnajn kaj religiajn grupojn per la aserto, ke la problemoj estas genetike determinitaj. La islamanoj, kaj precipe la turkoj kaj la „arabecaj orientuloj”, nek volas nek scipovas integriĝi al la germana socio. Ili ne lernas la germanan lingvon, ne aprobas la germanan leĝaron, ne partoprenas la socian vivon, ne adaptiĝas. Sarrazin malpravas kaj li mem konscias, ke li antaŭjuĝe elvokas la bildon pri „malamikaj” islamanoj kaj orientuloj.

Penvaloras serioza konsiderado de tiaj problemoj. Loĝantoj kaj magistratanoj pritimas la konstruadon de moskeoj kun minaretoj, timante, ke estonte fruhore krios la muezino, dum la krio de virkoko verdikte estis malpermesita de juĝistoj. Indas la demando, ĉu virinoj rajtas sin kaŝi per ĉadoro aŭ hiĝabo. La debato pri integriĝo kaj la postulo de adaptiĝo estas interesa, ne nur rilate islamanojn. Mi limigos mian kontribuon al la debato pri la uzo de lingvoj.

Fakulaj taksoj

En la mondo estas parolataj proksimume 6500 lingvoj. Inter ili, la plej multe parolataj estas la mandarena (ĉirkaŭ 726 milionoj), la angla (pli ol 400 milionoj), la hispana, la hinda, la araba, la portugala, la bengala, la rusa, la japana kaj la germana. Duono de la monda loĝantaro parolas unu el la dek plej disvastiĝintaj lingvoj. Antaŭ pli ol dek mil jaroj, la ege malpli granda homaro parolis ĉirkaŭ 12 000 lingvojn. En la jaro 1000, ekzistis 7500 lingvoj. Nuntempe restas 6500 lingvoj, dum en 2050 estos restintaj 4500. Tiel la fakuloj taksas (www.uni-leipzig.de/~muellerg/su/haspelmath.pdf).

Laŭlonge de la ekvatoro multas lingvoj, ĉar tie la homoj vivas en aŭtonomiaj grupoj, sendependaj de la ceteraj. Ju pli da dependeco kaj sociaj rilatoj estas, des malpli da lingvoj parolatas. Grandaj, fortaj ŝtatoj kaŭzas lingvan homogenecon. Ne malmultaj ŝtatoj en la historio perforte subpremis lingvojn kaj instalis lingvan hegemonion. Ĉiuj konas la disvastiĝon de la latina lingvo en la romia imperio, tiun de la hispana kaj de la portugala en Sud-Ameriko, de la franca en Afriko kaj nuntempe de la angla kie ajn. Antaŭrevolucie Rusio malpermesis la litovan, la nazia Germanio la soraban, Turkio, ĝis antaŭ dek jaroj, la kurdan, kaj Francio siatempe la bretonan. Ankaŭ la hegemonio de la kastilia super la ceteraj lingvoj en Iberio, kiel la kataluna kaj la eŭska, montras la samon.

Onidire plej ofte lingva homogeneco estiĝas per akomodo kaj adaptiĝo al la lingvo de la plej forta. Tamen tio estas pridubenda, ĉar videblas multformaj protestoj kontraŭ lingva homogenigo. En multaj landoj okazas batalo por lingva egaleco, ne nur en Katalunio.

Nacia premio

Pro la uzo de gepatraj lingvoj en kelkaj lernejoj, en Germanio oni postulas, ke publike oni parolu la „oficialan” lingvon. La mezlernejo Herbert Hoover de Berlino ricevis en 2006 la germanan nacian premion pro la devigo paroli nur la germanan en la lerneja areo, kvankam – aŭ ĉar – naŭ el dek infanoj havis alian gepatran lingvon. Similaj reguloj konatas el aliaj lernejoj.

En Roterdamo la ministrino pri integriĝo, Rita Verdonk, postulis per t.n. Roterdama Kodo, ke ĉiuj loĝantoj surstrate parolu la nederlandan lingvon kaj eduku siajn infanojn en la nederlanda.

Ĉu maldecas postuli la uzon de la oficiala lingvo de regiono aŭ ŝtato, en kiu oni vivas? Ĉu estas maldece paroli la propran denaskan lingvon en alia lando kaj rifuzi la lernadon de la loka?

Lingvoj helpas homojn trovi identecon, simbolas apartenon al etno, popolo, religio (islamo: araba, judaismo: hebrea ktp). La lingvo donas al la homoj sekurecon kaj familiarecan senton.

La limoj de lingvoj

La aŭstra filozofo Ludwig Wittgenstein [vitgenŝtajn] konstatis: „La limoj de mia lingvo signifas la limojn de mia mondo.” (Die Grenzen meiner Sprache bedeuten die Grenzen meiner Welt, Tractatus logico-philosophicus, 1922).

La lingvo estas grava ilo por kompreni la mondon kaj eĉ por gvidi/instigi homojn. Tio evidentiĝas en imperiismaj sistemoj kiel la romia, la rus-sovetia, la usona ktp. La latina lingvo dum pluraj jarcentoj estis la oficiala komuna lingvo en grandaj partoj de Eŭropo. Ne hazarde post la dua mondmilito oni lernis kiel unuan fremdan lingvon en okcidenta Germanio la anglan (kaj parte la francan) kaj en orienta Germanio la rusan. Intertempe la superregado de Usono kaŭzas, ke en la hodiaŭa germana lingvo estas uzataj tiel multaj anglaj vortoj kaj anglismoj, ke oni nur duonŝerce parolas pri la „germangla” (germane: denglisch).

Infanĝardeno

Antaŭ malmultaj jarcentoj estis modo paroli la francan aŭ almenaŭ uzi francajn vortojn en Rusio kaj multaj aliaj eŭropaj landoj. En Germanio eĉ nuntempe kelkfoje estas uzataj francaj esprimoj kiel Portemonnaie ([portmoné]: monujo), parapluie ([parapluí]: pluvombrelo), trottoir ([trotŭá]: trotuaro), vis-à-vis ([vizaví]: vidalvide).

Germanaj entreprenoj konstruis la fervojon inter Turkio kaj Bagdado. En la turka lingvo, la germandevena vorto fertikçi ([fertikĉi]: fervoj-oficisto, kiu stacidome signalas al la lokomotivestro la ekveturon per la vorto fertik (germane fertig, preta). Mi ne ekzakte scias, pro kio en la turka flegistinoj kaj vartistinoj estas nomataj şvester ([ŝvester], laŭ la germana vorto Schwester, fakte fratino, sed ankaŭ esprimo por monaĥinoj, kiuj ofte laboris en malsanulejoj). Certe la afero similas al la vorto kindergarten (infanvartejo, laŭvorte: infanĝardeno) en la angla.

Abundas similaj ekzemploj ĉie en la mondo. Pli evoluintaj landoj trudas teknikajn esprimojn. En la komputada branĉo preskaŭ la tuto de la fakesprimoj estas en la angla (usona). La uzo de iu lingvo en sciencoj, kiel ekzemple de la latina en medicino, zoologio kaj botaniko, havas du flankojn. La unueco favoras la tutmondan interkompreniĝon. Samtempe tio kaŭzas ioman misterecon. En la historio, sciencistoj distingiĝis de la ordinara popolo, kaj eĉ hodiaŭ kelkfoje la kuracistoj mistifikumas per latina faklingvo nekomprenata de iliaj pacientoj.

La germana sciencisto Gerd Gigerenzer, profesoro pri psikologio kaj direktoro de la instituto Max Planck en Berlino, skribas faklibrojn en la angla kaj tradukigas ilin poste en la germanan. En la ekonomia kaj komerca ĵargono oni anstataŭigas alilingvajn vortojn per anglaj, francaj, latinaj. Multege da varoj estas prezentataj per anglaj nomoj, parfumoj kaj modvaroj ofte per francaj. En la nuntempo multe da kantoj, televidaj intervjuoj kun politikistoj aŭ sportistoj uzas la anglan lingvon. Observeblas, ke homoj pli-malpli kaŝe parolas en fremda lingvo – krokodilas – por interŝanĝi maldecaĵojn pri la ĉeestantoj.

Imperiisma potenco

Kion konkludi? La lingvo estas necesa kaj taŭga ilo de komunikado; samtempe ĝi utilas al regado kaj manipulado kaj eĉ taŭgas por sekretumado. La lingvo apartigas la mondon, inkludas kaj ekskludas. La lingvo karakterizas la apartenon al socioj kaj subsocioj.

Konfuceo vidas klare la eminentan signifon de la lingvo kaj postulas aplikon de preciza lingvaĵo. Demandite, per kiu ago li komencus regi la landon, la majstro respondis: „Se mi estus diktatoro, mi komencus per redifino de la signifo de la vortoj. Mi plibonigus la uzon de la lingvo. Se la lingvo ne estas en ordo, tio, kio estas dirata, ne estas tio, kio estas pensata. Tiel verkoj ne efektiviĝas. Se verkoj ne efektiviĝas, moralo kaj arto ne prosperas. Se malprosperas moralo kaj arto, justico ne trafas. Se justico ne trafas, la nacio ne scias, kio estas antaŭe kaj malantaŭe, supre kaj malsupre. Nu, sekve oni ne toleru arbitrecon en vortoj. Tio estas, kio estas grava.”

Kiel Wittgenstein asertis, la lingvo limigas aŭ mallimigas la mond-percepton kaj la mond-koncepton. Inter-nacia kaj sen-nacia lingvo kiel Esperanto validas kiel mondvaste uzebla unueca lingvo kaj samtempe savas la variecon de lingvoj senkonsidere de ilia aŭtoritato kaj imperiisma potenco.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Flugiloj de libereco

– Hola, Karlo! Bonvolu senkulpigi, ke mi atendas vian eliron ĝuste ĉi tie ĉe la pordo de via laborejo, sed mi estas devigata demandi, ĉu vi konsentus plenumi hodiaŭ unu plian taskon por nia movado?

– Ĉu!? ... Kian plian taskon, Rikardo?

– Elĵetado de pamfletoj.

– Kiacele tio, nun?

– Pro la ĵus okazinta falselektado registara.

– Se jam pasinta, kial plia ago prie?

– Por denunci la fraŭdon, kaj klarigi kiamaniere la ŝtata diktaturo refoje trompis la balotintojn.

– Ĉu ne jam de longe ĉiuj bone scias, kiel fiaj estas niaj ŝtatestroj? Nenio nova por iu ajn.

– Sed nia Demokrat-Unia Movado devas insiste kaj nelacigeble agi kontraŭ situacio tia. Krome la popolo devas esti informata, ke ni estas neendormiĝintaj batalantoj pri la vero. Jen tio estas ja nia misio! ... Do mi ree demandas, ĉu vi estos preta plenumi tiun ĉi plian agon tiucele.

– Tro danĝera faro nun, ĉu ne? ... De kie tiu flugfolia elĵetado?

– De la supraj fenestroj de Edeno-Kinejo.

– Ho! ... Tro danĝere ... Oni riskos arestadon fare de la politika polico ... Kiel mi faros tion?

– Tutsimple! Vi spektos ĉi-nokte mem la filmon tie surekranigata nuntempe. Ni aĉetos du biletojn por la supra balkono, ĉar ĝuste de tie eblas pli facile aliri al tiuj fenestroj.

– Du biletojn, vi diris ... Ĉu vi akompanos min?

– Ne! Estos alia amiko renkontonta nin ĉe nia baldaŭa vespermanĝo antaŭ ol eniri en la kinejon.

– Ĉu mi konas lin?

– Ankoraŭ ne; mi mem interkonatigos vin ambaŭ. Taŭga kamarado li estas!

– Bone, kiu filmo?

– „Flugiloj de Libereco”. Temas pri aviadilaj bataloj dum la lasta mondmilito.

– Kie estas la pamfletoj?

– Ĝuste en mia valizo, ĉemane.

– Ĉu tio ne estas danĝera?

– Ĉe tiuj ĉi aferoj ni estas devigataj iomete riski, ĉu ne?

– Kiel vi transdonos ilin al mi? Certe ne surstrate ...

– Trankviliĝu! En la restoracio dum vespermanĝo. Vi iros al la tiea banĉambro kun mia valizo. Tie vi elprenos unu el la du jam pretigitaj malgrandaj ligaĵoj, kaj ĝin kaŝos sub via ĉemizo aŭ ene de unu interna jakpoŝo, viavole. La flugfolioj estas falditaj por pli facila kaj diskreta forĵetado tra unu fenestro; sufiĉos mallaĉi ilin.

– Sed ĉu tiuj moviĝoj en la restoracio ne iĝos suspektigaj?

– La kelnero nin servonta estas nia amiko, ankaŭ apartenanta al nia Movado. Li helpos nin malrimarkigi niajn manovrojn ... Ho, atentu! Ĝuste ĉi tie la restoracio; ni eniru!

– Kien nun ĉi-ene?

– Al tiu kvieta kaj diskreta angulo ĉe la fundo de la salono ... sekvu min.

– Saluton, Rikardo!

– Ho jen vi jam ĉi tie, Marko; akurata alveno via! ... Mi tuj prezentas vin al nia ĉi-kuna amiko ... Jen Karlo, kun kiu vi agos ĉi-nokte.

– Plezure konatiĝi kun vi, Marko.

– Al mi same, Karlo.

– Ni eksidu ĉi tie. Jam alvenas la kelnero, Samuelo, ankaŭ kompano de nia movado.

– Bonan vesperon al vi ĉiuj. Estu bonvenaj. Jen la manĝolisto por via elekto. Mi rekomendas la tagan pladon: bongustan, malmultekostan, pli rapide surtabligotan.

– Povas esti, amiko, se tia estas via sugesto. Sed kiel vi jam scias, ni krome bezonas vian zorgan atenton pri niaj moviĝoj sur la tereno.

– Restu trankvilaj; agu tute diskrete, senafekte, kaj ĉio iros glate.

– Nun, dum atendo, vi, Karlo, kaj poste vi, Marko, prenos mian valizon; ĉiu iru laŭvice al la banĉambro, kaj sekvu la instrukciojn jam donitajn al ambaŭ.

– Karaj kamaradoj, mi esperas, ke la manĝo plaĉis al vi. Pri la pago mi zorgos, ĉar ĝi estos mia kunlaboro en la ĉi-nokta tasko plenumota de vi. Protestoj ne akcepteblaj, Rikardo.

– Ho, Samuelo! Mi ne protestas, mi dankegas.

– Bonan ŝancon, kamaradoj!

– Nu vi, Karlo kaj Marko, bone atentu miajn lastajn direktivojn.

– Jes, Rikardo ...

– Post ricevo de la jam rezervitaj enirpermesoj ĉe la biletejo, ni tri disiros, kaj vi ambaŭ eniros malkune en la kinejon, kiel nekonatoj. Viaj sidlokoj estos samvicaj, kvankam ne tujapudaj, sed apartigitaj de la interseĝeja ŝtuparo. Do vi povos vidi unu la alian por ke, je la fino de la filmo, vi kunokazigu viajn movojn por kiel eble plej nerimarkiga aliro al la fenestroj. Tamen eĉ ne unu vorton vi interŝanĝos; nur diskretaj orientigaj rigardoj, kvazaŭ hazardaj, sed nur se absolute necesaj. Post elĵetado de la pamfletoj vi, tutnature, miksiĝos kun la aliaj forirantoj ŝtupare malsupren. La rezultojn de viaj elĵetadoj mi observos de surstrate. Jen ĉio, bonan ŝancon!

Kiam la lumoj eksvenas en la kinejo-halo, ambaŭ interŝanĝas momentan rigardon. La projekciado komencas montri sur la ekrano la unuajn movbildojn de la filmo. Ĉar ĝi temas pri aerbataloj, daŭre eĥas senĉesa bruado de mitraloj kaj de motoroj, krome zumadoj de faligitaj aparatoj, sekvataj de eksplodotondroj surgrunde. Ne malofte aldoniĝas aplaŭdoj de la spektantoj entuziasmigitaj pro la krudaj scenoj, precipe kiam la frakasitaj aviadiloj apartenas al la diktatoreca militistaro.

Je la fino de la filmo oni prilumas denove la kinejo-halon, la spektantoj ekleviĝas preskaŭ samtempe, obtuzbruas la lasitaj sidlokoj. Karlo kaj Marko imitas la aliajn, sed direktas sin al la fenestroj, kie ĉiu elektas unu, kaj ĝin puŝas eksteren, ĉar ĝi funkcias klapsisteme. La du junuloj daŭre atente rigardas malantaŭen por certiĝi, ĉu iu atentas ilin, sed ili mem temperon malatentas diskretecon. Tuj poste la du paperligaĵoj ŝprucas aeren, kaj jen la pamfletoj ŝvebas rekte sur la elirejon de la kinejo, trafante la ĵus eksteriĝantajn spektantojn.

– Tiuj pamfletoj estas ja veraj „Flugiloj de Libereco”, sed paceme batalantaj kontraŭ loka despotismo – Karlo flustras al Marko kaj neglekteme fingromontras al la ŝvebantaj flugfolioj, kiujn ambaŭ rigardas kun malkaŝita kontento, ĝuante la spektaklan efikon.

Tiam ambaŭ sin turnas por malsupreniri la ŝtuparon kune kun la lastaj forirantoj.

Tamen, du minacmienaj uloj paŝas al ili montrante emblemojn, kaj anoncante:

– Ŝtata Sekureca Polico! Vi do venu kun ni trankvile, diskrete, malbrue, ne rimarkige. Ne risku fuĝi nek faru ian ajn stultan agon, se vi faros ion tian, ni ...

Eriko NAVARO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eriko Navaro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne tre konata eklezio

Via redaktoro Gerrit Berveling havis interparolon kun sinjorino pastro Wies Kuiper [vis kejpr] en Zwolle (Nederlando), kiu prezentas sian eklezion al vi: la Libere Katolika Eklezio.

La Libere Katolika Eklezio estas mondvasta, sed malgranda eklezio, fondita en 1916 en Britio. Ĝi estas ligita al la eklezio de la jarcentoj per la apostola tradicio de la seninterrompa episkopo-konsekrado. En tiu ĉi eklezio renkontiĝas la praaj kristanaj tradicio kaj liturgio kaj aliflanke la teozofia movado. La spaco, kiu ĉe tio estas petata por la kredo je reenkarniĝo, ofte montriĝis krita momento en katolikaj rondoj.

Teozofio

En 1875 en Novjorko estis fondita la Teozofia Unuiĝo de Helena Blavatsky kaj aliaj; tiu ĉi organizaĵo enkondukis la teozofion en okcidentajn landojn. Teozofio konsideras sin universala praa doktrino, kiu diskonigas karmon kaj reenkarniĝon en Okcidenton.

En la Libere Katolika Eklezio oni ĝenerale deiras de la principo, ke la homo estas ne nur tera, ĉi tie vivanta estaĵo, sed pere de reenkarniĝoj ĝi devas realigi sin ĉi tie kaj poste. Same kiel la ideoj de la framasonoj, ankaŭ tiuj ĉi nocioj estis vaste kontraŭataj en romkatolika rondo. Pere de kelkaj prakatolikaj kaj anglikanaj episkopoj en Britio, Arnold Harris Mathew, Frederick Samuel Willougby kaj James Ingall Wedgwood, en Aŭstralio finfine Charles Webster Leatbeater fariĝis la unua prezidanta episkopo de la intertempe memstariĝinta Libere Katolika Eklezio. Nuntempe ĝi havas komunumojn en 45 landoj, en ĉiuj kontinentoj.

Niceo

La eklezio deiras de la praa kristana kredkonfeso de Niceo, sed havas krome propran nuntempan kredkonfeson. Tre gravas en la Libere Katolika Eklezio la liturgia formo de la diservoj, senigita de ĉio kio en la praa romkatolika tradicio estis negativa, dum oni atribuas multan atenton al la nocio „eterna vivo”, aŭ „vivo senfina”. Ekzemple ĉe preĝado por malsanuloj, por mortintoj, por patrinoj naskontaj kaj por infano renaskiĝanta sur ĉi tero.

En la urbo Zwolle la komunumo estis fondita ĉirkaŭ 1950. Antaŭe oni jam okazigis endomajn diservojn, sed bedaŭrinde pri tio ne restas plu arkivo. La unua komunumo en Nederlando estis en la urbeto Bloemendaal [blúmendal] en 1922.

Nag Hamado

Tre karakteriza en tiu ĉi eklezio estas la teozofio, la gnostiko, la mistiko – apud la simbola legado de, ekzemple, bibliaj tekstoj. Krom la Evangelio laŭ Johano oni regule uzas tekstojn el la biblioteko de Nag Hamado (kiun oni trovis en 1945 en Egiptio): ekzemple, la Evangelio de la Vero, la Evangelio laŭ Filipo, aŭ la Evangelio kopta laŭ Tomaso.1

La teozofio deiras de la praa saĝeco-nocio: la homo devas konsciiĝi pri sia dia, spirita fono, kaj serĉas sian lokon fronte al la materio.

Pastro Wies Kuiper: „Ni estas ne nur tera estaĵo, korpo, sed efektive ni estas dia miraklo kun tera vestaĵo”. La atento devas iri prefere al la tuto de spirito, animo kaj korpo kune.

Gerrit BERVELING
1. En Esperanto pri tiu lasta aperis traduko de Gerrit Berveling en 1981.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Historia jarlibro

La Ĉeĥa Statistika Oficejo (www.czso.cz) eldonis komence de majo 2012 la unuan historian jarlibron de naciaj kontoj de Ĉeĥio kaj Slovakio pri la periodo 1990 – 2010. Laŭ la statistikoj la malneta enlanda produkto kreskis en dudek jaroj en Slovakio je 65 %, kaj en Ĉeĥio je 50 %, t. e. jare je 3,25 % kaj 2,5 %. Grave ŝanĝiĝis la fina konsumo de ĉeĥaj hejmoj. En 1990 pli ol 27 % de la elspezoj estis por nutraĵoj kaj senalkoholaj trinkaĵoj; en 2010 ili respondis nur 15 % de la elspezoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu baldaŭ du katolikaj eklezioj?

Eble eĉ en la tuta Eŭropo kaj finfine en la tuta mondo? Almenaŭ la viena katolika sacerdoto Helmut Schüller tion esperas. En 2011 li lanĉis kuraĝan kaj unikan iniciaton de „malobeo” al la hierarkia strukturo de la romkatolika eklezio en Aŭstrio. La malobeo, precipe tiu fare de la sacerdotoj mem, havas kiel celon radikalan reformon de la romkatolika eklezio.

Ni estas eklezio

Kion la ribelanta entreprenema sacerdoto Schüller, la iama ĝeneralvikario de la viena kardinalo kaj ĉefepiskopo d-ro Schönborn (papabilis – t.e. ebla kandidato por papeco!), volas reformi? Liaj postuloj kaj esperoj estas identaj kun la jam jardekon ekzistanta iniciato de la katolikaj laikoj en Aŭstrio Wir sind Kirche (Ni estas eklezio). La ĉefaj postuloj estas: pli forta konsidero de la laikoj ankaŭ en supraj etaĝoj de la eklezia gvidantaro; forigo de la celibato (malpermeso de geedziĝo por la katolikaj sacerdotoj); sacerdota ordinado de la virinoj; permeso ricevi eŭkaristion por la divorcintaj kaj denove geedziĝintaj personoj; pli da demokratio kaj klareco en la eklezio.

Vorto de Dio

Kion diri pri la „radikaleco” de la postulataj reformoj kaj ŝanĝoj? Eĉ se ili efektiviĝus, ili neniel povus esti konsiderataj radikalaj. La radikoj de la kredo kaj de la eklezio troviĝas ne en la plaĉo kaj arbitro de la homoj, sed en la vorto de Dio. Kaj tiu vorto klare diras, ke unuflanke ĉiu kristano estas sacerdoto, negrave ĉu infano, viro, virino, en geedzeco aŭ celibateco (1 Pet 2:5+9) kaj la eklezio, se temus pri tiu, kiun vere fondis Kristo, ne bezonas ion ŝanĝi – kaj duaflanke, ke la virino ne rajtas gvidi kaj instrui en la komunumo (1 Tim 2:12). Tio ne koncernas la sacerdotecon de la virino, sed ŝian agfunkcion en la komunumo. Tion povas ŝanĝi nek papo nek koncilio nek s-ro Schüller.

La sola vere radikala reformo de la eklezio, nome de tiu, kiun Kristo ne fondis, estus reveni al la pura evangelio, kiel tion provis atingi Lutero, sensukcese, ĉar la eklezio de Romo volis kaj volas resti ekster la normoj de la evangelio.

Ĉiuokaze la iniciato de s-ro Schüller ĝuas pli kaj pli larĝan eĥon ne nur en Aŭstrio, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj kaj eĉ ekster Eŭropo. Principe povas esti, ke post la fondo de la malnov-katolika eklezio en la jaro 1871 pro la dogmo de la senerareco de la papo, kiam li parolas „ex cathedra” (de sia papa katedro), ni eble baldaŭ havos ian nov-katolikan eklezion, kiu ordinados virinojn, kvankam ankaŭ la viroj ne povas esti ordinitaj; kiu liberaligos siajn moralajn normojn; kiu eĉ pli ol la eklezio de Romo similos al la eksterkristana mondo – sed ĉio ĉi tuŝus eĉ ne la plej maldikan radikharon por ne diri radikon de la vera kristana instruo.

Vinko OŠLAK
Noto de la ĉefredaktoro: Tiu ĉi artikolo de Vinko Ošlak ne estas pura raportaĵo, sed klare eldiras lian opinion. Aliflanke, meti ĝin sekte sub la rubriko „opinio” miaopinie estus ne ĝuste, ĉar enestas multe da raportaĵo en ĝi.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brile versform-fidela traduko ĝuinda

Nur malmulte da versoj mi konis el ĉi mirinda ciklo Myricae – Mirikoj de Giovanni Pascoli – antaŭ ol aperis tiu ĉi traduko. Estas poezikolekto, kiu iom post iom dum siaj reeldonoj ĉiam pli ampleksiĝis. Finfine ĝi estas kvazaŭ „la” ekzemplo de klasika itala lirika poezio.

La titolo Myricae (latina vorto kun senco: tamarisko) famiĝis ĉe Vergilio – Eklogo 4, verso 2: „Plaĉas ne ĉiujn arbustoj kaj ĉi tamarisk' humila”. Ĝi do simbolas simplan, ne altflugan poezion. Ne estas hazarde, ke Pascoli elektis latinan titolon kun aludo intima al latinlingva poemo, ĉar li estis forte trapenetrita de la latina literaturo. Mem li ankaŭ verkis poemojn latine, kaj plurfoje en la nov-latina movado li akiris internaciajn premiojn pro tio. Krome Pascoli instruis pri la latina kaj greka lingvoj kaj literaturoj en pluraj universitatoj, ĝis fine li fariĝis docento pri la itala en la universitato de Bologna.

En Esperanto jam aperis traduko de lia latinlingva poemo Thallusa (trad. Luigi Minnaja, Roma 1969).

La verko enhavas 15 sekciojn: de aŭroro ĝis sunsubiro, rememoroj, ekpensoj, kreitaĵoj, la suferoj de l' poeto, la lasta promenado, la ĝuoj de l' poeto, fenestro iluminita, elegioj, en kamparo, printempo, dolĉecoj, tristecoj, sunsubiro, arboj kaj floroj. Kelkaj „memstaraj” poemoj intersekciaj kvazaŭ aŭdigas dialogon inter la „mio” de la poeto kaj la ekstera realo, mitecigita en naturpentrado.

Morto

Tre grava en diversaj poemoj estas la temo „morto”, en ĉagreno kaj rememoro. Sed la priskriboj elvokivaj de la kampara naturo estas minimume same gravaj.

Ofte la metriko aŭ la rimskemo reliefigas sin kvazaŭ kuntena poeziilo: same kiel ĉe la sola poemaro de Katulo en la latina, kie oni laŭmetrike ordigis la poemojn. Pascoli tion certe sciis, do eble tio influis lian elekton de ĉi ordiga rimedo.

Poezia lerteco

Min foje kaj refoje frapis la mirinda poezia lerteco de la tradukinto: tiaforme legi poemaron estas vere plezuro. Kiaj versritmoj, kia riĉeco da senkliŝaj rimoj! Persone mi ne tiom amas la rimadon, sed Nicolino Rossi tradukis – tute prave! – formfidele, do en rimoj.

Unu cito montru, kiel tio sonas:

La monaĥinoj de Soljano

Ĝemprofundas la orgen'
en la lanta kandelfumo:
jen virina voĉozum'
ĉe la klostra preĝejlumo.

Jen murmure maljunul'
el altaro kantilenas:
post ĉi tio kun hastem'
la virinoj ĉantrefrenas.

Sed enmeze de ĝemlong',
el vidkaŝa kurtenlino,
levas sin en svingsekur'
iu voĉo de knabino;

kaj al tiu zumas ek,
ĉiuj flugaj, strikte kunaj,
kaj ĝin sekvas en postkur'
kromaj voĉoj de la junaj.

Por ni preĝu, ho Virgin',
por ni preĝu, Patrin' pia;
ili preĝas en ripet':
Sankta, Sankta, ho Maria!

Kaj por fini mi ne retenu min de nova cito: el la ciklo Ekpensoj jen la eta, sed tre bildalvoka strofo Ploro:

Pli belas floro kie pluv' somera
lasas guteron, kiu sunrebrilas;
pli belas kiso, kies lum' fajrera
ĉe plor' scintilas.

Gerrit BERVELING
Giovanni Pascoli: Myricae (Mirikoj). Versa esperantigo de Nicolino Rossi. Eld. EVA, 2012, 142 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonvena aperigo en malkutima ĝenro

Jen historia rakonto, kiu disvolviĝas en fikcia landaro el iu mezepoka aŭ praepoka erao – kun kasteloj, nobeloj, popolanoj kaj servantoj. La karakteroj vivas por ni kaj estas kredeblaj. Tamen, kiel ofte en tia ĝenro, la leganto iel devas havi enciklopedian kapablon distingi kaj memori diversajn rolulojn, kiuj gamas tra generacioj, kune kun la motivoj kaj planoj – tiu sekvokapablo tiom pli necesas, se vi ne ĝuas la lukson konsumi la verkon unupafe.

La centra rolulo estas junulo, kiu fariĝas lakeo en la servo de reĝaro, specife de kronprincino. La rakonto sekvas lian kreskon el juneco al matureco, en kiu li lernas la arton fariĝi efika lakeo, ne nur sklavece obeanta, sed ruze plenumanta la bezonojn de la gemastroj, taksante situaciojn kaj animstatojn, eltrovante necesajn informojn, sed ĉiam provante (ne ĉiam sukcese) respekti la ekstremajn (kaj fojfoje kontraŭdirajn) postulojn de kortuma etiketo: „Liveru sukajn informojn, sed ne trudu vin arogante, ne kontraŭdiru; parolu nur kiam alparolata ...”

Intrigoj

La eventoj densiĝas apud la fino, kun tiom da intrigoj kaj kontraŭskemoj, tiel ke ili ironie kolizias, fine oni apenaŭ imagas, kiu fakte superruzas kiun. Pli da detaloj pri la lasta kvindeko da paĝoj mi ne fordonos.

Francis bone regas sian ĝenron, kaj esprimas sin per bonstila, matura Esperanto. Ne eblas spuri kun certeco la verko-jaron, sed ni imagas ĝin unu el la pli fruaj verkoj de tiu kvaropano. Sed jes, tiu bona lingva stilo reliefigos sin pli klare en liaj postaj verkoj – elstare La granda Kaldrono.

Vi do kaptiĝos en triparta historia romano, en mondo de kavaliroj, reĝaj kortegoj, regantoj, regatoj kaj servantoj. Svarmas intrigoj, komplotoj, suspektoj kaj strategio, ĉio pene realigita en pra-teknologia epoko.

Lingvaj juveletoj

La verko ja postulas regon de ampleksa vort-trezoro; svarmas historiaj vortoj: livreo (p. 26), repso (p. 28), devanci (p. 28), krabli (p. 38), ektikis (p. 43), panegiro (p. 47), laŭbo ktp. Troveblas lingvaj juveletoj, kiaj lakefrajo (p. 56), nervojnskuaj (p. 120), scifiero (p. 162) kaj (p. 48) „tutrutine nazalnazas”.

Apenaŭ influas la anglalingveco de la aŭtoro: nur kelkfoje tio vidiĝis: „Kiel okazas” por esprimi As it happens, kie „Hazarde” pli trafus la idiomon (p. 70), „enketi” anstataŭ „demandi” (p. 129), „oportuno” anstataŭ „okazo” (p. 135) kaj „lokigis” anstataŭ „lokis”.

Resume, jen facile digestebla junul-aventura rakonto kun amplekso kaj kvalito malofta en la esperanta literaturo. Ni devas laŭdi la eldonintojn pro la konigo kaj sekve eternigo de ĉi tiu verko; ĝuste en la jaro antaŭ la forpaso de la aŭtoro.

Stefan MACGILL
John Francis: Kronprincedzino. Eld. FEL, Antverpeno, 2011. 189 paĝoj. ISBN 9789077066478.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Zhou-Mack invitas al nova regeo

Nun estas bona tempo por rege-ŝatantaj esperantistoj. Post Jonny M nun aperis elstara disko de Zhou-Mack Mafuila. Zhou-Mack jam delonge konas Esperanton kaj preskaŭ tuttempe okupiĝas pri muziko; tamen ni devis multajn jarojn atendi por tiu ĉi disko. Nun li portas altkvalitan muzikon al Esperantujo kaj regalas nin per riĉa muzikilaro, klaraj voĉoj kaj dancigaj melodioj.

Originoj

Ne ĉiuj titoloj sukcesas teni la atenton de la aŭskultanto, sed Marcelina, Ĉu bone? kaj Intergenta am' rekaptas ĝin kaj invitas al dancado. Kun 15 titoloj la albumo estas iom pli longa ol kutime en Esperantujo, kio justigas la iom pli altan prezon de la disko.

Zhou-Mack Mafuila: Originoj. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2012. 15 titoloj, 66:54 min.
Rogier HUURMAN
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rogier Huurman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Historiromano duoble tradukita

Hella S. Haasse (1918-2011) estis unu el la plej sukcesaj modernaj verkistoj nederlandaj, kaj ŝia romaneto Urug estis ŝia unua romano, unue eldonita en 1948.

Inter proksimume 1800 kaj 1949 Indonezio estis kolonio de Nederlando (kvankam dum la dua mondmilito Japanio suverenis ĝin ĝis 1945). La jaroj tuj post tiam estis periodo de ribelo, dum la „indiĝenoj” strebis sendependigi sian arkipelagon. Haasse dum la antaŭmilita periodo estis lernejano en Nederlanda Hindio, kiu fine renomiĝis Indonezio.

Ĉarma

La romaneto Urug havas nur fone la politikan/kulturan baraktadon inter la nederlandaj mastroj kaj la indiĝena loĝantaro. Multe pli, ĝi estas tre ĉarma, bele verkita rakonto pri du najbaraj infanoj. Unu estas knabo, kiu senescepte koniĝas simple kiel „mi”, do kvazaŭ pseŭdoaŭtoro de la verko. Li estas la juna filo de regiona estro el Nederlando. La alia infano estas indiĝena knabo samaĝa, nomita Urug.

Kvankam laŭteorie devus esti granda abismo inter la ĉiutaga vivo de la nederlandaj mastroj kaj tiu de la indiĝenoj, en ĉi tiu rakonto tio preskaŭ tute mankas. La patrino de la nederlandfamilia knabo estas intima amiko de la patrino de Urug, kaj ambaŭ patrinoj urĝas la du knabojn kunludi kaj viziti unu la alian. Granda parto de la romaneto temas pri tiu kunludado kaj la infana amo inter ili.

Indoneziaj vortoj

Sed kial du samtempe aperantaj kaj pseŭdokonkuraj tradukoj kaj eldonoj de la rakonto? Mi zorge ekzamenis kaj komparis ilin, unu kun la alia. Kaj mia konkludo: ambaŭ egale bonas. Ambaŭ tradukoj estas bone faritaj, la lingvaĵo estas bona en ambaŭ. Komposteraroj proksimume same oftas en ambaŭ. Iomete ĝena karakterizaĵo de ambaŭ estas la relative abunda uzo de indoneziaj vortoj, kvankam miaopinie por multaj el ili ordinaraj nialingvaj esprimoj kaj terminoj ekzistas. Ambaŭ eldonoj klarigas tiujn indoneziajn vortojn per apendico.

Aspekte, la eldono de VoKo estas pli alloga, ĉefe ĉar ĝi uzas iometete pli facile legeblan literaron. Tamen la presliteroj en la eldono de Internacia Esperanto-Instituto estas pli grandaj, do pli favoras personojn, kies vidkapablo estas iom neakra. Ĝi ankaŭ havas nelongan enkondukon, dum la VoKo-a eldono donas nur la rakonton kaj vorteksplikan apendicon.

Mia takso pri la rakonto: tre leginda literaturaĵo, interesa, facile legebla verko, de talenta romanisto.

Donald BROADRIBB
Hella S. Haasse: Urug. El la nederlanda tradukis Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Zwolle, 2012. 79 paĝoj gluitaj. Neniu ISBN indikita.
Hella S. Haasse: Urug. El la nederlanda tradukis Piet Buijnsters. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, Hago. 114 paĝoj gluitaj. ISBN 978-90-805651-0-4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plej granda invento de la homaro

En 2011, en la februara numero de MONATO, Roberto Pigro laŭ ĉefaj punktoj eksplikis la originon de la greka kaj latina alfabetoj. La verkinto de la ĉi-subaj linioj ree alfrontas (kaj plivastigas) la temon.

Ĉu vi iam demandis vin mem, pro kio en la latina alfabeto la literoj havas la ordon al ni konatan? Kaj kiom longe tiu ĉi ordo ekzistas? Profunda esplorado de la demando permesis al la verkinto konkludi, ke tiu sinsekvo ĉiam ekzistis de post la ekapero de la alfabeto, kvankam – honore al la vero – en la praa latina alfabeto ĉeestis malpli ol la nunaj 26 signoj: la literoj „G”, „J”, „U”, „W”, „Y”, „Z” aperis fakte pli malfrue, kiel rezulto de la evoluo de la origina latina alfabeto. La ordo tamen de la primaraj 20 literoj ne aliiĝis post la 6a-4a jarcentoj a.K., kiam la latina alfabeto formiĝis.

Dikaj foliaroj

Ni parolos ĉi tie ankaŭ pri kelke da aliaj alfabetoj, havantaj komunan historion kun la latina. Pri la origino kaj la evoluo de ĉiu alfabeto oni povus verki dikajn foliarojn, sed, mallonge dirite, la historio de la ses alfabetoj, kiujn ni ekzamenos en ĉi tiu loko, jenas. Kiel rezulto de la evoluo de la hieroglifa skribo, meze de la 2a jarmilo a.K., aperis la fenica alfabeto. Kompare kun hieroglifaj skriboj, ĉi tiu estis pli progresinta kaj komencis disvastiĝi kaj orienten (kie, sur ĝia bazo, aperis la skriboj hebrea kaj araba), kaj okcidenten (kie ĝi estigis la grekan skribon). El la greka devenis la latina, la rusa kaj – sciencistoj ne estas certaj pri tio – eĉ la armena kaj la kartvela alfabetoj. La tabelo interkomparas ses nunajn alfabetojn. La fenican mem ĝi ne enhavas: tiu alfabeto ja konis dum sia evoluo plurajn variantojn, sed en la nuntempaj lingvoj ĝi ne plu estas uzata. La tabelo, pro koncizeco, enhavas nur modernajn alfabetojn. Iel ajn, la fenica alfabeto devus sin trovi inter la hebrea kaj la greka. Inter la grekaj kaj la hebreaj literoj ne ekzistas klare videbla simileco: tiuj du alfabetoj formiĝis de malsamaj variantoj de la fenica alfabeto, kaj ili evoluis aŭtonome. La ordo, tamen, de la literoj en la du alfabetoj estas mirinde simila, se oni ne konsideras iom da literoj specife hebreaj kaj grekaj. Plena identeco cetere ne povus esti, pro tio ke la hebrea kaj la greka estas lingvoj „genetike” diferencaj.

Cirilo kaj Metodo

El la greka alfabeto, pere de malsamaj vojoj, evoluis la latina kaj la rusa. Oni povas simple konstati, ke ekzistas multe da similaj literoj. En kelkaj ĉeloj de la tabelo estas du aŭ eĉ pli multaj literoj anstataŭ unu. La kromaj literoj estis kreitaj en la latina kaj la rusa alfabetoj poste, sendepende de la greka. Ekzemple, „J” formiĝis el „I”; „U” kaj „W” el „V”; „Q” originas de la pragreka litero „koppa”, tute ne ekzistanta en la novgreka alfabeto. Kiam la aŭtoroj de la rusa (aŭ, se diri pli ĝuste, de la slavona) alfabeto Cirilo kaj Metodo akomodis la grekan alfabeton, mankis al ili multaj literoj. Por la slava fonemo responda al la esperanta „c” ili prenis la hebrean literon „צ”, kaj por la fonemo „ŝ” la literon „ש”. Poste tiuj literoj transformiĝis en „Ц” kaj „Ш”, kaj surbaze de ili naskiĝis ankaŭ du novaj literoj: „Ч” kaj „Щ”. Tiuj literoj kaj kelkaj pliaj estis aldonitaj fine de la nova alfabeto: la ordo de la greka bazo ne aliiĝis. Male la pure greka litero „Ψ” (psi) en la ceteraj alfabetoj estis superflua.

Stiligitaj signoj

Io estas direnda ankaŭ pri la armena kaj la kartvela alfabetoj, sed ilia historio estas malpli simpla. Tiuj du formiĝis sur la greka filozofia kaj religia bazo, sed iliaj literoj estis kreitaj per la uzo de stiligitaj signoj arameaj (ili mem havis fenican devenon). La stiligado estis tiel inventema, ke nun en la armenaj kaj kartvelaj literoj ne plu estas videblaj la arameaj formoj. Krome, la multjarcenta historio multon aliigis.

Arda reformanto

Cetere, la origina ordo de la literoj en ĉiu alfabeto restas dum jarcentoj senŝanĝa. Kiel okazas, ke la ordo ĉiam samas, kvankam pasis jarcentoj kaj jarmiloj, okazis militoj kaj malsatoj, ekestis epidemioj kaj revolucioj? Verŝajna klarigo povas esti la jena: alfabeto estas tre oportuna aĵo. Uzante alfabeton, oni povas kompili kaj facile uzi listojn, katalogojn, vortarojn, informilojn ktp. Tiuj dokumentoj kaj libroj estas uzataj dum dekoj, centoj, miloj da jaroj. Ni supozu, ke iam aperis arda reformanto, ema modifi la sinsekvon de la literoj. Li devintus renversi kaj refari de komenco tiom da listoj, katalogoj, vortaroj. Sed ĉu tio ĉi estus racia? Afero tia ja estus multekosta.

Danke al tio, la hebrea alfabeto kun sia ordo jam ekzistas dum 3000 jaroj, la latina dum almenaŭ 2500 jaroj ktp. Laŭ ĉio, kio supre diritis, oni povas havi la impreson, ke ĉiuj alfabetoj de la mondo originis de la fenica skribo. Tute ne estas tiel. Orientaj skriboj – la ĉinaj hieroglifoj, la japanaj kanaoj, la korea Hangeŭlo, la hindia Nagario kaj aliaj – estas neniel ligitaj kun la fenicoj. Ĉiuj ĉi skriboj estas ne malpli interesaj, sed ni skribu pri ili estonte. Ĉiujn enigmojn rilate alfabeton ne eblas solvi tuj. Alfabeto finfine kio estas? Ĉu konvencio, ĉu neceso, ĉu io efemera aŭ eterna valoro? Ni diru: ĝi estas unu el la plej grandaj inventoj de la homaro.

Mihail KOROTKOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monero ĉampiona

Litova monero dediĉita al korbopilkado estas agnoskita la plej bela en la mondo. La sukceso de la unu-lida monero estis anoncita en Vieno en la konferenco de la asocio de direktoroj de monfarejoj (angle: Mint Directors' Conference), okazanta ĉiun duan jaron.

La monero, el kupra-nikela alojo, estis emisiita en 2011 okaze de la eŭropa korbopilkada ĉampionado en Litovio. Laŭ la konferencanoj, la monero prezentas sian temon simple kaj klare. Jen la unua fojo, ke litova monero estas tiel agnoskita.

Ŝtatblazono

La litova banko produktis milionon da korbopilkaj moneroj, kiuj montras unuflanke pilkon kaj ŝtatblazonon kaj aliflanke la nomon de la ĉampionado.

La sporto estas la plej populara en Litovio. Ĝi komenciĝis en la lando en 1920 kaj neniam perdis popularecon. La plej sukcesa teamo estas „Zalgiris” el la urbo Kaunas.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klareco kaj simpleco, fundamento por nova epoko

Diversaj konfesioj, tradicioj kaj religiaj kutimoj pli kaj pli altiras nian atenton. La Fakultato pri Komparaj Religio-Sciencoj de la universitato de Bruselo kuraĝigas la serĉadon de komunaj valoroj inter malsamaj religioj. Kelkaj el tiuj valoroj estas „klareco” kaj „simpleco”, kondiĉoj „sine qua non” (= „nepraj”) por kompreni la metaforon de la „filozofia tujo”, t.e. la „sefira arbo” aŭ la „arbo de la vivo”. La arbo de la vivo estas simpligita imagaĵo de la dia kreo-plano kaj ŝlosilo por akiri informojn pri la transcenda origino kaj la evoluo de la universo. Ĉi tiu arbo troveblas en multaj antikvaj kulturoj kaj estas ankoraŭ nun konata kaj studata. Por inicitoj „klareco” kaj „simpleco” estas eternaj premisoj por kompreni la misterojn de la vivo.

Lingvouzo

La strebado al klareco rimarkiĝas ankaŭ en la lingvouzo. Ni parolas kiel ni estas: klaraj aŭ konfuzaj, laŭ la naturo aŭ la spirito de nia persono. Krom pli ol kvin mil parolataj lingvoj en la mondo ekzistas ankaŭ lingvoj per gestoj (gestlingvo de surdmutuloj), la korpa lingvo (esprimo de sentoj, pensoj kaj intencoj, videblaj per rigardoj, sintenoj, movoj, ŝanĝiĝo de haŭtkoloroj ktp.), la lingvo de la muziko, kaj nature ankaŭ la lingvo de la amo, la plej universala idiomo aŭ esprimilo unuiganta homojn, bestojn, plantojn kaj mineralojn. La hinda mistikulo kaj poeto Kabir prave diris: „Dio estas la spiro de ĉiuj spiroj” ... sen kiu neniu lingvo povas ekzisti.

Lingvokonfuzo

Malgraŭ ĉi tiuj poeziaj konsideroj ofte regas „lingvo-konfuzo”. La historio pri Babelo estas konata: ekaŭdiĝis pli kaj pli da lingvoj kaŭze de manko de klareco kaj simpleco kaj la homaro, kiel kolektiva unuaĵo, paŝon post paŝo disiĝis. La babela spirito jam ne mortis. Ĝi kreadas ankoraŭ nuntempe ĉiajn banalajn, sensencajn, stultajn vortojn kaj frazojn, kiuj montras pli da malsaĝeco ol da kleriĝo. Dezirendas pli da atento al la simpla semantiko, kiu instruas al ni vidi kaj kompreni la foran originon de vortoj por atingi pli da klareco kaj simpleco cele al la plialtigo de la konscio de estontaj generacioj.

Bedaŭrinde, simpleco ne ĉiam troviĝas en niaj instru-programoj. Vortoj kiel kredo, religio, libereco, universo, leĝo kaj aliaj malmoliĝintaj konceptoj, ofte diskutigas nin kaj ne kondukas al vera kompreno. Ni parolas pri la „kosmo” anstataŭ pri la „universo”, ne komprenante ke la kosmo estas nur parto de la universo. „Kosmos” en la antikva greka lingvo signifas „ordo”, kontraŭe al „ĥaoso” signifanta „malordo”. Ambaŭ vortoj – kosmo kaj ĥaoso – formas unuaĵon, nomendan „universo”.

Simila konfuzo ekzistas rilate la terminon „leĝo”. Ŝajnas ke ni forgesis pri la filozofia difino ke „leĝo estas neceso ekzistanta ĉie kaj ĉiam”. Jen dogmo. Konsekvence, niaj tiel nomataj „leĝoj” fakte ne estas leĝoj, sed nur portempaj „reguloj”.

Libero

Dume pensuloj kaj verkistoj daŭrigas rompi al si la kapon per la koncepto „libero”, ne rimarkante ke libero „de facto” (= „efektive”) ne ekzistas. Ĉu ni ja estas liberaj de l’ gravito de la tero? Ĉu ni estas liberaj de l’ aero, kiun ni spiras? Ĉu ni estas liberaj de la etero, kiu ĉirkaŭas nin? Ĉu ni estas liberaj de la akvo, kiu kovras nian planedon kaj kiu sensoifigas nin? Ĉu ni estas liberaj de la fajro kaj la sunlumo, kiuj varmigas nin kaj kies fotosintezo donadas al ni energion kaj vivon? Ĉu ni estas liberaj de l’ miliardoj da pensoj kaj sentoj, kiuj traŝvebas la universon kaj kiuj fekundigas nin individue kaj kolektive, mense kaj emocie? Ĉu ni estas liberaj de ĵurnaloj kaj novaĵoj, kiuj envenas nian salonon? Ĉu ni estas liberaj de la vetero, de l’ sorto kaj fortuno, de amikoj kaj malamikoj, havantaj grandan signifon el la vidpunkto de la disvolviĝo kaj la evoluo de la dia plano? Ĉu ni estas liberaj de la fortoj, potencoj kaj leĝoj, kiuj kreis nin? Ĉu ni estas liberaj de la ĉiutaga pano, de nia karmo kaj de la biologia ĉeno al kiu ni apartenas?

Ni povas, kompreneble, libere elekti aŭ decidi, sed ankaŭ tiu eblo estas determinita de la Kreinto. Ni ja tuj post nia decido estas denove ligataj kun la objekto de nia elekto. Verdire, libero estas la plej granda iluzio ekzistanta jam multe da eraoj, dormiga pocio altrudita al la homaro de post prahistoriaj tempoj. Kiu scipovas liberigi sin de tiu iluzio estas vere libera, kio signifas harmonia, komforta, kunigita kun la Kreinto, -anto, -onto nomita Dio, Alaho, la Eternulo, Bramo, la Granda Manituo aŭ kiu ajn preferata nomo. Libereco signifas plena konfido, asimiliĝo en la universo, kuniĝo kun la Granda Arkitekto, konsciante pri tio, ke ĉiu kreitaĵo, ĉiu homo, ĉiu besto estas ero de l’ Sublima Kreanto, ia ĉelo, ento vokita kaj destinita al relative mallonga restado sur nia planedo por partopreni en kvazaŭ nesondebla dia procezo.

Vero

Ankaŭ la koncepto „vero” estas ofte miskomprenata. Blaise Pascal diris: „Ni deziras trovi la veron, sed trovas nur necertecon” kaj Immanuel Kant aldonis: „Se ni povas klare nek certigi nek nei, ni povas nur kredi”. Laŭ tiuj ĉi vidpunktoj eklezianoj ne certas sed nur „kredas”, deziras, esperas. Se ili kontraŭe „certus” pri la ekzistado de Dio, konforme al la konscio, ke la fonto de la vivo estas amo kaj surbaze de la vortoj de Sankta Johano: „Dio estas amo” (N.T. 1 Joh. 4:8, vers. 16), ili pli bone diru ke ili estas „certuloj” anstataŭ nuraj „kredantoj”. Ja, kiu neniam reale spertis amon? Do, kiu ne „certas” pri la ekzistado de Dio?...

Religio

Alia vorto ofte miskomprenata estas la vorto „religio”. Superrigardo de ĝiaj nenombreblaj difinoj montras ke preskaŭ ne eblas ĝuste klarigi tiun ĉi koncepton. Lactantius derivas ĉi tiun vorton de la latina „religare” (re-ligi, konekti, re-konekti) – en la franca „relier” – donante specialan atenton al la ligo inter la Kreinto, la homoj kaj ilia medio. Religi (unuigi) estas unu el la plej sublimaj esprimoj de kulturo. Ĝi estas „ago” konektanta ĉiujn aspektojn de la vivo, ne nur fizikajn sed ankaŭ metafizikajn. La koncepto „religare” transcendas la limojn, kiujn inventis ekleziuloj kaj filozofoj. Ĝi trarompas la monopolon de la tradiciaj tiel nomataj religioj, kiuj ne ĉiam tre „religie” kondutis kiel la vorto esence montras. Rigardu, kiel ili ne malofte malamis sin reciproke, kiel ili malbenis aliajn, luktis kaj murdis. La historio estas plena de tiaj eventoj. Tial preferindas nomi ilin „konfesioj”, dum re-ligi estas ilia strebado.

Esti religia – praktiki religion – kontakti, rilati, intersanĝi en la plej nobla senco de la vorto, liberigita de historiaj kaj konfesiaj miskomprenoj, estas ege grava kaj krea laboro. Eĉ liberpensuloj kaj ateistoj ne povas nei ĝin, same kiel kemiistoj, fizikistoj kaj politikistoj, kiuj ade klopodas utiligi siajn materialojn, rilatojn kaj kontaktojn por kolekti avantaĝojn kaj atingi deziratajn rezultojn. Sen bonaj rilatoj inter kontraŭaj aŭ antifortoj la vivo ne povas daŭri.

Klara lingvouzo gravas. Ĝi montras la nivelon de la konscio kaj la kvaliton de la parolanto.

Jo HAAZEN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jo Haazen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Scenoj el la familia vivo

El kvar homoj konsistas mia familio: mi kaj miaj patrino, edzino kaj filino, kiuj apartenas do al tri generacioj. Miaopinie, ĝi estas tre ordinara ĉina familio.

Mia patrino estis kamparano, sed pro sia alta aĝo perdas laborkapablon. Ŝi nun loĝas en urbo kun ni. Ŝi estas laborema kaj purigema kaj laŭ sia kapablo ŝi faras ankoraŭ hejmajn laborojn, ekzemple kuiradon, purigadon ktp.

Alitempe ŝi babilas kun najbaroj kaj, vespermanĝinte, promenadas surstrate kun siaj similaĝaj amikinoj. Kompreneble ŝi finance bezonas mian helpon, kvankam la ĉina registaro ĉiumonate donacas al ŝi 110 juanojn (ĉ. 13,6 eŭrojn). Tio ne sufiĉas por vivteni ŝin. Mi do kun granda ĝojo liveras al ŝi monon por montri min bona filo.

Salajro

Mia edzino laboras en hospitalo. Ŝia salajro ne estas granda, tamen jam sufiĉas por ŝia vivo. Dum liberaj tagoj ŝi aŭ dormas aŭ vizitas vestaĵo-vendejojn.

Vespere ŝi ŝatas spekti televidfilmojn diverstemajn. Plaĉas al ŝi ankaŭ ĵurnaloj kaj gazetoj. Mi diras, ke ŝi estas legemulino kaj scioriĉulino, kiu havas vastan vidkampon danke al informoj de la amaskomunikiloj.

Mia filino lernas en gimnazio. Kvankam per mia aŭto la lernejo situas nur kvin minutojn for de nia hejmo, ŝi devas laŭregule tie tranokti. Lecionojn ŝi havas ekde frumateno ĝis enlitiĝo.

Ekzamenoj

Preskaŭ ĉiuj ĉinaj gimnazianoj tiel energie lernas por sukcesi en ekzamenoj kaj eniri bonan universitaton. Nur sabate mia filino povas hejmeniri, kiam kune ni ĝuas familian etoson. Tamen ĉiuvespere ŝi telefonas al mi kaj mia edzino por saluti nin. Tio trankviligas nin.

Mi laboras kiel policisto. En ĉiuj landoj mi havas kolegojn, ĉar miaopinie ĉiuj homoj volas vivi en situacio sekura kaj paca. Nur policistoj havas kaj devon kaj kapablon liveri tian vivkondiĉon.

Do tage mi diligente laboras por vivteni mian familion kaj vespere mi disponas pri mia propra tempo. Vespermanĝinte, mi kutime tuj sidiĝas antaŭ la komputilo kaj tiel interparolas kun geamikoj diverslandaj, ĉu tajpe, ĉu voĉe. Ĝuinda tempo ĝi ja estas.

Interreto

Kvankam mi kaj miaj kunbabilantoj loĝas en diversaj lokoj tra la mondo, mi sentas, ke ili estus ĉe mi kvazaŭ en la sama ĉambro. Danke al Interreto nia mondo fariĝas pli malgranda.

Menciindas ankaŭ mia alia hobio. Temas pri fumado – en la okuloj de nefumantoj „helpo de diablo”. Mi bone sciis, ke mia „hobio” ne nur malutilas al fumantoj sed ankaŭ al proksimuloj. Bedaŭrinde, kvankam mi kelkfoje decidis ĉesigi la fumadon, mi fiaskis.

Kvankam ĉiu en mia familio havas propran vivmanieron, ni bone fartas en etoso harmonia kaj ĝojoplena. Ĉiuj komplete sentas sin kontentaj pri la vivo.

Xu JINMING/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĝis la tero tremas

Tertremo (aŭ sismo) estas vorto triste konata en multaj lokoj de la planedo: Japanio, Indonezio, Ĉilio tremadas daŭre, se ne ĉiutage. En Eŭropo, kune kun Grekio kaj Turkio, eble estas Italio la plej kutima viktimo de tiu natura evento, kvankam antaŭ nelonge rimarkindaj tremoj okazis ankaŭ aliloke (Irlando, Norvegio, Pollando, Bulgario, por mencii nur kelkajn landojn, kie la fenomeno estas malpli ofta). Oni fojfoje eĉ aŭdis, ke la mondo alproksimiĝas al sia fino, laŭ (miskomprenita) majaa profetaĵo. La realo estas tamen, ke „subitaj eligoj de energio akumulita en la terkrusto pro la interpremo de terkrustaj platoj” (tiel klarigus geologo la signifon de tiu vorto, el scienca vidpunkto) ĉiam okazis sur nia tero. Por ke ni povu paroli pri tuj minacanta apokalipso, la mondo devus esti skuata de katastrofaj tertremoj, ege pli detruaj ol la sume mezpovaj (kvankam timigaj), kiuj okazas nuntempe.

Duonjarmila paŭzo

En Italio, entute, ne maloftas tertremoj eĉ pli katastrofaj ol la lastjaraj. Oni memoru ekzemple, en la lastaj 35 jaroj, tiujn, kiuj skuis Friulon (1976, 6,4 Richter, 989 viktimoj), Irpinion (1980, 6,9 Richter, 2914 viktimoj), Umbrion (1997, 6,1 Richter, 11 viktimoj), Molizon (2002, 5,4 Richter, 30 viktimoj pro la falego de bazlernejo), Abrucon (2009, 6,3 Richter, 308 viktimoj). Iel ajn, ankaŭ tiuj, kiuj frapis en majo 2012 Emilia Romagna-n (ĝis 6,0 Richter, kaŭzintaj 26 viktimojn) ne estis neglektindaj. La malsamo inter la unue menciitaj regionoj kaj la lasta estas, ke Emilia Romagna ĝis nun estis apenaŭ konsiderata kiel danĝera areo el sisma vidpunkto. Ni ne troigos, asertante, ke la loĝantaro vivis laŭ sia opinio en tute senriska regiono: la lastaj kompareblaj tremoj en tiu regiono okazis fakte antaŭ duonjarmilo. Kaj estas klare, ke la memoro pri tiuj tremoj, okazintaj en epoko, en kiu oni ankoraŭ ne kolektis sciencajn, fidindajn donitaĵojn pri sismologio, estis en la kapo de la lokuloj – kvankam ne en tiu de la fakuloj – tute malaperinta.

Detruo kaj instruo

En aliaj landoj de la mondo tertremoj detruas, sed ankaŭ instruas aferojn. Ĉefe en Japanio kaj en socioj pli maturaj ol iuj mediteraneaj, la homoj lernis bone kunvivi kun la „surprizoj” de la naturo. Tie homoj rigardas tertremon kiel pluvon, neĝon aŭ ajnan naturan fenomenon, nepre akceptendan kaj akordigeblan kun la normala vivo. En Italio tio neniam okazis ĝis nun: la plimulto de la italoj konas nek la danĝerecon de sia loĝareo, nek statistikojn pri la lastaj tertremoj en la areo, nek – tiom pli grave – la ĝustan sintenon, kiun oni devus montri okaze de tertremo: kaŝiĝi sub tablo, kuri sub pordon aŭ tuj eskapi eksteren (descendante ŝtuparon aŭ eĉ saltante de la balkono) por la italoj estas pli-malpli la sama afero.

Sed instinkto ne sufiĉas, ĉar kelkfoje oni mortas ĝuste pro erara agado en tiuj panikaj momentoj kaj ne pro la sisma evento mem. Italio tremadas, sed ĉiu fojo estas egala al la unua. Oni volas scii, kial en tiel granda mondo la tertremo okazis ĝuste sub la propra hejmo, kial Dio permesis tion. Oni ne preventas kaj oni ne scipovas leviĝi post la falo (nur en 1976 oni montris grandan, rapidan kaj laŭdindan reagon en Friulo). Bedaŭrindaj, anakronismaj aferoj, kiuj devas ŝanĝiĝi.

Cunamo kaj subakva vulkano

Oni forgesas, ke Italio ĉiam estis en sia historio malimuna kontraŭ tertremoj. Tio dependas de ĝia geologio kaj neniu respondecas pri tio. En la lastaj jaroj, Interreto kaj la ceteraj teknologioj helpis disvastigi rapide kaj facile la novaĵojn pri la du „grandaj” tertremoj okazintaj en la centrosuda kaj centronorda Italio. Kaj iuj eksterlande falis el la nuboj.

Ĉu do eblas tertremo en Italio? Tamen tute ne temas pri nova afero. Io plia direndas: Italio estas relative facile trafebla eĉ de cunamo. Terura (mortiginte 100 000 personojn) estis tiu de 1908, kiu trafis Sicilion kaj Kalabrion, sed pri kiu la italoj, inkluzive la registaron, jam estas forgesintaj. Fakte oni emas konstrui longan ponton ekzakte en la sama punkto, kie cunamo tiam okazis, dum aziaj fakuloj asertas, ke ĝi neniuokaze rezistus al tertremo supera al 7 gradoj de la skalo Richter, kia okazis antaŭ malpli ol jarcento.

Krom la ofteco de tertremoj kaj martremoj, kelkfoje detruaj, oni menciu ankaŭ la ĉeeston en Italio de vulkanoj. Pluraj el ili, kiel Etno kaj Vezuvio, kaj Strombolo, estas ankoraŭ aktivaj, kaj nenion bonan signifas la fakto, ke Vezuvio dum 2000 jaroj dormas. Iam ĝi vekiĝos, kiel ĉiuj dormantoj. Eventuale, tio plialtigas la riskon de nova detruega erupcio en la venontaj jaroj aŭ jardekoj. La fakuloj scias, ke ĝi normale havas fortan erupcion ĉiujarmile, kaj jam pasis bedaŭrinde, por tiuj, kiuj konstruigis vilaojn sur ĝiaj flankoj, la duoblo de la tempo. Oni lastatempe parolas ankaŭ pri granda vulkano (nomiĝanta Marsili), kiu sin trovas subakve en Tirena Maro. Tiu mem estas rigardata aktiva kaj ĝia vekiĝo, iutage ne malprobabla, havus katastrofajn sekvojn en Italio kaj ne nur tie.

Stranga interplekto

Ni revenu tamen al tertremoj. De kio dependas la sismeco de Italio? Kaj kiuj estas la plej danĝeraj lokoj?

Pli facile estos komence aserti, kiu regiono (ĉar temas pri unusola) estas sekura: Esperanto-parolantoj vizitu sentime Sardinion, kiu estas, ne nur pro tio, vere rava insulo. La ceteraj regionoj de la t.n. kontinenta Italio (inkluzive tamen de Sicilio) male riskas, precipe Friulo, Abruco, Umbrio kaj Irpinio (inter Kampanio kaj Basilikato). Tute ne hazarde en ĉiuj ĉi areoj okazis en la lastaj 35 jaroj fortegaj tertremoj. Oni imagu Italion kiel aĵon estantan inter martelo kaj amboso: senvole, ĝi sin trovas ĝuste mezvoje inter Afriko kaj Eŭrazio (t.e. la ega kontinento, kiu enhavas kaj Eŭropon kaj Azion). La t.n. nigra kontinento, Afriko, supreniras iom post iom ĉiujare, kaj Italion puŝadas nord-orienten.

La sorto de la itala duoninsulo, eĉ se post milionoj da jaroj, estos komplete unuiĝi kun la balkana duoninsulo, dum la fekunda Pada Ebenaĵo (aŭ Valo de Pado) malaperos, kunpremiĝinte inter Apeninoj kaj Alpoj. La lastaj tremoj rilatas ekzakte tiun kunpremon, kiu fariĝos pere de tertremoj ĉiam pli evidenta al la ĝis nun trankvilaj loĝantoj. La strangeco de Italio estas, ke la du platoj (la afrika kaj la eŭrazia) tranĉas ĝin je du partoj. Pro iu ne facile klarigebla kialo, nord-orienta Italio apartenas al la afrika plato, dum kelkaj partoj de Sicilio al la eŭrazia. Temas pri stranga interplekto. Tiu situacio stringas Italion same kiel makzelo. Kaj la premo kaj la rezisto estas grandaj: kaj laŭregule, post deko aŭ dekkvino da jaroj, jen neeviteble nova tertremo, ne malofte supera eĉ al 6 gradoj de la skalo de Richter. Ĉi-rilate, estus interese vidi, kial neniu plu uzas la skalon, koncernan la damaĝojn kaj ne la precizan magnitudon, kreitan de la italo Mercalli.

Praavaj rakontoj

La ĉi-jaraj tertremoj okazintaj en Emilia Romagna, kvankam ne aparte fortaj laŭ la sismologoj, igis Apeninojn supreniri, ene de malmultaj tagoj, je 15 cm. Oni devas rigardi la trafitan regionon eĉ bonŝanca, pro tio, ke la tiea tertremo okazis je du ĉefaj fazoj: se, anstataŭ du, estus okazinta nur unu granda tertremo, hodiaŭ ni certe parolus pri ege pli multaj ol 26 mortintoj, eble pri miloj, kiel aliflanke okazis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en aliaj regionoj.

Oni opinias, eĉ konvinkite, ke tertremoj ne estas antaŭvideblaj. Tamen aperas de tempo al tempo „iluminitoj”, kiuj, kvankam ne oficiale rekonitaj de siaj kolegoj, jam de jaroj sonorigas alarmon (senrezulte) antaŭ plej grandaj sismaj eventoj. Iuj scienculoj de la t.n. International Centre for Theoretical Physics (ICTP) kaj de la Universitato de Triesto, jam en marto 2012 rimarkigis, ke forta tertremo povus trafi Emilia Romagna-n, kaj la 4an de majo 2012 ili eĉ havis asembleon por pridiskuti tion. Post 16 tagoj, la tertremo ja okazis. Neniu informis la loĝantaron, ĉar oni tute ne memoris avajn kaj praavajn rakontojn pri tertremoj en la areo, kaj ankaŭ ĉar en Italio, se iu asertus publike tian aferon, aliuloj jure plendus kontraŭ tiu pro „senkiala alarmo”. Ĉu oni ne rajtas en demokratia lando libere paroli? Prizorgi tion, kio povus okazi, por ĉiu eventualaĵo, ne estus malutila afero. Se nenio okazas, des pli bone. Sed scienculoj neniam parolas malsaĝe. Ili ŝajne scias sian fakon.

Empiriaj esploroj

Hodiaŭ estas iu fakulo, prof. Alessandro Martelli, kiu informas, ke terura tertremo (eble ĝis 7,5 gradoj de la skalo de Richter) „verŝajne” (ĉu por ne esti linĉita?) frapos ene de kelkaj monatoj la sudan Italion (Kampanion, Kalabrion, Sicilion). Oni havas instrumentojn por kalkuli, surbaze de la lastaj tremoj, kio povos okazi en aliaj regionoj de la lando. Sed neniu aŭskultas lin. Li deliras, li estas viziulo aŭ folulo. Samkiel Giampaolo Giuliani, kiu en 2009 en Abruco estis antaŭvidinta la tertremon, kiu poste ja trafis la ĉefurbon de la regiono (L'Aquila). Surbaze de empiriaj esploroj, bazitaj sur la kvantoj de radono subtere, li estis certa pri la tujeco de terura tertremo, sed li ne povis savi ies vivon, ĉar neniu donis al li la eblecon disvastigi vastaskale siajn teoriojn. Koincidoj. Tertremo povas okazi ie ajn, iam ajn. Kial ne lasi la loĝantojn dormi trankvile kaj kaŝi la kapon subtere? Pri struta (kaj stulta) politiko oni devus paroli.

Etkomprena lando

Sendube ne estus simple aŭ saĝe tute evakui regionojn, kie miloj aŭ milionoj da familioj loĝas, pro nura supozo, ke io danĝera povus okazi. Sed kiom kostus almenaŭ informi pri la simpla ekzisto de tia risko kaj pri la maniero sinteni dumtertreme aŭ posttertreme? Tiajn aferojn ĉiuj devus ekscii en bazlernejo, kiel ajn. La nombro de eventualaj viktimoj ŝajne malsuprenirus, kaj oni ĝenerale „maturiĝus” kiel popolo. Aliflanke ne temas pri nura hipotezo, pri senkiala timo, sed pri kalkuloj, kiuj estis plenumitaj sur la bazo de statistikoj kaj precipe de realaj tremoj, kiuj ĵus okazis en la norda Italio, klare ligita el geologia/tektonika vidpunkto al la suda.

Sed fatalismo plaĉas pli multe al la italoj, kiuj preferas atendi katastrofon por poste direkti la fingron al la proksimulo, kalkulante kaj pagante la damaĝojn (ĉiam kun malmultaj bonŝanculoj/ruzuloj pretaj ekspluategi la situacion por pliriĉiĝi, kio okazis ekzemple ekde 1980 en la suda Italio, kie oni ankoraŭ frotas siajn manojn dankante por la tiama tertremo), anstataŭ elspezi maksimume trionon de tiu tuta monsumo por preventi falojn, konstrui (aŭ rekonstrui) laŭleĝe kaj tiel precipe savi plurajn homajn vivojn. Prefere preventi ol kuraci, diras itala reklamo pri dentopasto. Sed en mia etkomprena lando, kaj aliloke, oni preferas vivi en ĝuo kaj bruo, dum tio eblas, ĝis la tero tremas.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unueco, ne diskriminacio

Ĉi-jare, vojaĝante en Lagoso, la plej popolamasa urbo niĝeria, mi aŭdis viron demandi pri sidloko, kaj ĉu li povos ĝin okupi. Virino, kiu sidis proksime al mi, respondis en la joruba, mia gepatra lingvo: „Tie ne eksidu. La loko apartenas al haŭsa sinjoro.”

Ŝi pravis. La loko ja apartenis al alia homo, sed ne plaĉis al mi, kiel respondis mia samtribanino. Ŝi estus dirinta prefere, ke la loko apartenas al sinjoro – iu ajn sinjoro –. Tiel ĝuste, ĉar la sinjoro estis al ŝi nekonata.

Komercas

Iam ĉina fraŭlino kaj mi vizitis Guangzhou, prosperan sudan urbon ĉinan, kie nun loĝas kaj komercas miloj da afrikanoj kaj mez-azianoj. La ĉinino demandis: „Ĉu vi feliĉas kaj sentas vin hejme, vizitante lokon, kie troviĝas homoj kun via haŭtkoloro?”

Mi respondis: „Mi feliĉas kaj sentas min hejme, kiam oni ne parolas pri haŭtkoloro kaj nacieco por montri diferencojn inter homoj.”

Iam junulo diris al mi, vidinte, ke usona blankulo kaj mi survoje renkontiĝis kaj babilis: „Surprizas min, ke vi, afrikano, povas amikiĝi kun blankulo.” Mi ne memoras mian precizan respondon, sed mi klarigis, ke, por iuj, haŭtkoloroj ne baras interhomajn rilatojn.

Priskribas

Priskribi homon per lando, haŭtkoloro, alteco, nacieco ktp tute normalas, depende de la situacio, ekzemple kiam temas pri krimo. Sed en nia mondo oni tro maljuste tiel priskribas por indiki neapartenecon.

La lagosa samtribanino mia (eble kristanino) el la sudo de mia lando eble tiel parolis, ĉar la sinjoro (eble islamano) venis el la nordo. Inter ili mankis unueco. Se la sidloko apartenus al samtribano, ŝi estus dirinta simple, ke la loko jam estas prenita, ne menciante la naciecon de la okupanto.

En nia mondo ni lernu festi niajn diversecojn. Ni aŭskultu unu la aliajn kun granda intereso, ĝuante rakontojn pri niaj mirindaj malsamecoj. Ni vidu niajn diversecojn kiel benojn, kiel kialojn por interesplori, ne por indiki, ke ni ne apartenas unu al la alia.

G. O. ÒSHÓ-DAVIES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de G. O. Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉa(r)moj en la parko

Kreskas la nombro de ĉamoj en la Tatra Nacia Parko en Slovakio kaj Pollando. Laŭ zoologiistoj ĉi-jare tie vivas entute 950 ĉamoj: 675 en Slovakio, 275 en Pollando. Ili ĝuas en la parko bonajn naturajn vivkondiĉojn, opinias fakuloj.

La ĉamo montara tatra (science „Rupicapra rupicapra tatrica”) estas subspecio de la ĉamo montara, kiu vivas en Eŭropo nur en partoj de Slovakio kaj Pollando. Ambaŭ seksoj portas surkape kornon kaj flavblankan desegnaĵon.

Tatroj (slovake kaj pole „Tatry”) estas montara regiono en Karpatoj. La plimulto de la montaro situas en Slovakio, eta parto en Pollando. En 1949 vivis en Tatroj nur 160 ĉamoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poŝto perdita

Iam, kiam la postrestintaj tempoj estis la plej modernaj, fiera postiljono de sur pompa kaleŝo kornotone distrumpetis sian alvenon en vilaĝoj, urbetoj kaj urboj. La homoj kunkuris kaj gape ĉirkaŭis la ĉaron por vidi, kiu ricevas poŝte ĝojigan aŭ larmigan novaĵon.

Nuntempe la informoj anonime atendeble kuŝas posttagmeze en espereble la propra poŝtkesto, post dumnokta kamiona hastado vivdanĝere aŭtoŝosea. Sed la sorto de kelkaj sendaĵoj estas multe pli ekscita ol tiu de aliaj ordinaraj poŝtaĵoj.

Dumvivaj poŝtistoj en Germanio ne plu ekzistas. Iaj portempe dungitaj poŝtece vestitaj uloj-ulinoj trakuras la stratojn kaj ĵetas leterojn laŭ ofte tre larĝanima kompreno.

Misĵetoj

Tial ne malofte „perdiĝas” leteroj, aŭ aperas tute fremdaj sendaĵoj en la propra leterujo („misĵetoj” oni nomas ilin en la statistiko), kiujn oni reportas nemalfermitaj al la poŝtoficejo.

Sed el tio eblas konkludi kun granda certeco, ke ankaŭ personaj sekretoj, ekzemple pri malsanoj, policaj punoj, adultaj rilatoj aŭ bankaj informoj pri la prospero (nun malprospero) de kaŝe flegata miliononula konto, trafas alian keston, kies posedanto ne estas same afable nemalfermema.

Ĉu vi povas trankvile sidi, se vi post tujmomenta interreta anonco, atendas perpoŝtan sendaĵon almenaŭ postposttagmeze? Oni kutimas nomi la ordinaran poŝtservon „helikopoŝto” kaj kutimas helike atendi.

Adresinto

Sed, ĉu estas tolereble ekscii, ke letero ne aperos ĉe vi pro nur unu (malgrava) mislitero en la adreso, ke oni oficiale resendis la tuton al la adresinto, kaj ke tiu altinstanca traktado bezonis ses semajnojn? Ĉu ni vere vivas en Eŭropa Unio en la jaro 2012?

Tamen por skribema homo estas solvo. Ekzemple, verkinte, mi ne plu sendas miajn artikolojn poŝte, sed kuraĝas transdoni ilin rete al MONATO. Malgraŭ Interreto, la nova mondo tie por la oficantoj certe ne estas tute senproblema (sendube nur pro la misoj de la eksteraj kunlaboremuloj), sed almenaŭ reagas afable kaj tuj la ĉefo Paŭlo Gubbins.

Redaktoro

Kaj mi vere devas ĝoji, ke mi ne plu estas devigata sendi al li, redaktoro pri „Moderna vivo”, la tuton helikopoŝte, sed elektronike. Fakte mi devas ĝoji, ĉar subite ne plu ekzistas nia kutima, tradicia, laŭorda poŝtoficejo.

Tiu ja jam delonge ne plu institucie funkciadas. La antaŭe ŝtata entrepreno privatigis kaj vendis kaj la domon kaj la terenon. Tiam la poŝtan postenon transprenis bakisto. Nun de unu tago al la sekva tiu senaverte ĉesigis la poŝtejan servon.

Eble estontece oni transdonos la poŝtoficejon al porkisto, eble al florvendisto aŭ piedungokolorigistino. Prefere oni ne plu perdu tempon kun kaj per tia perdita poŝto. Sed mi supozas antaŭ ni kontinuan serion "Pri poŝto (daŭrigota)"...

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsanulejen anstataŭ malliberejen

En Romo 54-jara loka rabisto eniris kun falsa bombo en poŝtan oficejon (ili funkcias en Italio simile al bankoj), sed ne sukcesis konduki la rabon al ĝia fino.

Antaŭ la okuloj de policanoj, vokitaj de malvarm-sanga oficistino kaj tuj alkurintaj, la viro fakte ne eltenis la streĉon kaj havis infarkton.

Flegistoj

Tial la ĝendarmoj, aŭ pli precize la karabenistoj (itallingve „carabinieri”), improvize ekrolis kiel flegistoj. Anstataŭ lin aresti kaj submeti al pridemandado, ili portis lin al la plej proksima malsanulejo. Kuracistoj urĝe operaciis kaj tiel savis la vivon de la fripono.

La paciento tutkore dankis al la karabenistoj, sed baldaŭ komprenis, ke la afero por li ne tiom feliĉe finiĝos. Apenaŭ la rabisto, taŭga kiel ĉefrolulo de humuraĵo aŭ de komika filmo, estos konvaleskinta, atendos lin proceso pro la raboprovo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Franca honoro

Ordenon francan Komandoro de la Honora Legio akiris slovaka diplomato kaj speciala sendito de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por Afganio.

Ján Kubiš [jan kubiŝ] ricevis la ordenon pro eksterordinara subteno al mondpaco kaj sekureco en Eŭropo dum sia diplomata kariero.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pilgrimado mariana

Levoča [levoĉa] (hungare Löcse, germane Leutschau) estas malgranda pilgrim-urbeto situanta en la nord-okcidenta parto de orienta Slovakio ĉe la ŝtata limo kun Pollando, ĉirkaŭ 350 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo. Ĝi havas 15 000 loĝantojn kaj allogas ĉiujare milojn da vizitantoj. La plej interesa centro por kredantoj estas, ekster la urbo, kruta monto kun novgotika preĝejo: Mariana monto (slovake Mariánska hora), pilgrimcelo de loĝantoj de Slovakio kaj aliaj landoj. Ĉiujare la pilgrimado okazas la unuan dimanĉon de julio.

Historia

Komenciĝis la historio kaj tradicioj de la levoĉa sanktejo en 1247, kiam estis konstruita unuafoje malgranda kapelo (preĝejeto) kiel dankesprimo al Maria pro la savo de la lokaj loĝantoj el invado de tataroj (1241-1242). De tiam komencis okazi dankesprimaj procesioj ankaŭ el apudaj vilaĝoj. Franciskanoj, minoritoj, kiuj venis al Levoča en 1311, komencis celebri la feston de la Vizitado de la Virgulino Maria.

En la dua duono de la 15a jarcento la kapelo sur la monto Mariano estis jam tro malgranda por la kreskanta nombro de pilgrimantoj, kaj pro tio loka paroĥestro en 1470 rekonstruis la kapelon al novgotika preĝejo kaj instalis la gotikan statuon de la Virgulino Maria. En 1673 la mariana monto akiris la papan indulgencdokumenton.

Vizito de la Sankta Patro

La gravecon de ĉi tiu pilgrima loko rimarkis ankaŭ la Sankta Seĝo. La papo Johano Paŭlo la 2a rangaltigis la preĝejon de Vizitado de la Virgulino Maria la 26an de januaro 1984 al baziliko minora. Kaj 11 jarojn poste la Sankta Patro Johano Paŭlo la 2a persone vizitis la marianan monton en la ĉeesto de pli ol 650 000 pilgrimantoj el Slovakio, Pollando, Ukrainio, Ĉeĥio, Hungario kaj Rumanio.

La pilgrimantoj vizitadas la pilgrimejon preskaŭ ĉiutage, de printempo ĝis malfrua aŭtuno.

Internacia kunteksto

Membroj de la eŭropa asocio de marianaj pilgramadaj urboj elektis la 3an de oktobro 2005 Levoča kaj la marianan monton kiel membrojn de sia asocio. La malgranda pilgrim-urbeto Levoča estis tiel inkluzivita inter la mondaj pilgrimadaj marianaj centroj kiel Lurdo, Ĉenstoĥovo, Fátima ktp.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Orelkapta kaj melankolia

Du jarojn post la apero de urbano, inicialoj dc, nun konata kiel i.d.c. (ĉu pli lingve neŭtrala nomo?), publikigis duan plenan albumon, signoj de viv'. Ĝenerale la albumo similas al urbano, kun orelkaptaj elektronikaj melodioj en la komenco kaj malrapidaj melankoliaj kantoj en la dua parto. Plejparto estas novaj kantoj kun kelkaj, kiuj jam aŭdeblis en koncertoj antaŭe. La plej elstara kanto estas La fina venk', kiu jam en Interreto aperis kun akompana filmeto.

Resume, Signoj de viv' estas rekomendinda al ŝatantoj de i.d.c., kaj al ŝatantoj de elektropopa muziko, sed aĉetu unue la unuan diskon urbano.

Rogier HUURMAN
i.d.c.: signoj de viv', mem eldonita, Frankfurt, 2012. 11 titoloj, daŭro 37:07 min.
inicialoj dc: urbano. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2010. 13 titoloj, daŭro 42:00 min.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rogier Huurman el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Aliaj tempoj ...

Daŭre kreskas en Slovakio la nombro de infanoj naskiĝintaj en negeedza rilato. En 2006, laŭ raporto de la ministerio pri sano, naskiĝis 14 888 ekstergeedzaj infanoj, en 2010 20 009.

Tio reprezentas trionon de ĉiuj novnaskitaj infanoj en Slovakio. La meza aĝo de naskantinoj en 2010 atingis 28,32 jarojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kredo gravas

Unuafoje en la historio de Eŭropa Unio, la traktato de Lisbono en 2007 oficialigis malferman kaj regulan dialogon inter eŭropaj institucioj, eklezioj, religioj kaj komunumoj de diversaj kredoj. Spite la ĝeneralan percepton, ke religiaj kaj kredaj demandoj forestis de la eŭropa integriĝo, tamen estas konataj longedaŭraj kontaktoj inter religiuloj, politikistoj kaj eŭropuniaj ŝtatoficistoj ekde la Deklaro de Schuman1 de 1950 ĝis hodiaŭ. Analizo de la religiaj kontaktoj faritaj dum tiu periodo malkaŝas, ke 120 grupoj reprezentantaj katolikajn, protestantajn, anglikanajn, ortodoksajn, judajn, islamanajn, hinduajn, budhanajn kaj framasonajn komunumojn dialogis kun la Eŭropa Komisiono.

Personaj interesoj

Publikprivataj interrilatoj estas rezulto el personaj religiaj interesoj de politikistoj kaj oficistoj koncernataj en la traktado de eŭropa kunlaboro, kaj ne el sistema politiko pri religio. Malgraŭ la ĝenerala opinio, ke la romkatolika eklezio estis la unua apoganto de la traktado pri eŭropa integriĝo post la dua mondmilito, fakte estis la ekumena movado dum la intermilita periodo, kiu starigis la unuan transnacian grupon por konsiderado de religio, formitan de protestantaj kaj anglikanaj ekleziuloj kaj politikistoj konsilantaj ekleziojn pri eŭropa integriĝo.

Provaj rilatoj disvolviĝis el la decido de la Eŭropa Komisiono interrilati kun eklezioj kaj religioj en 1982. Tiuj interrilatoj fariĝis formalaj en 1990, post kiam la prezidanto de la Eŭropa Komisiono lanĉis publikan debaton. Rezulte de tio, kreskanta nombro de eklezioj kaj komunumoj de diversaj kredoj starigis oficejojn en Bruselo. Tiel ili iniciatis la interrilatojn kun eŭropaj institucioj, kiuj efektive okazis ekde 2007, kiam veraj instituciaj interrilatoj komenciĝis. La instituciigo stimulis regulajn publikajn kunsidojn inter altrangaj religiaj gvidantoj kaj eŭropuniaj oficistoj.

La Komisiono estas la sola eŭropa institucio rekte direktanta la interkredan dialogon, sed estas propono krei similan mekanismon en la Eŭropa Parlamento.

Kvankam religiaj demandoj restas sub la jurisdikcio de la eŭropuniaj membroŝtatoj, tamen la kreskanta nombro de oficejoj de religiaj institucioj ĉe Eŭropa Unio estas indiko, ke la aferoj pri fido gravas en la koridoroj de la eŭropaj institucioj kaj en la konstruado de la eŭropa politika sistemo.

Lenio MAROBIN
1. La Deklaro de Schuman de la 9a de majo 1950 estis registara propono de Robert Schuman, la tiama ministro pri eksterlandaj aferoj de Francio, por krei novan organizan formon de ŝtatoj en Eŭropo. (red.)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu forviŝi la kredon por esti egala?

Sekularigo minacas la britan socion, diris Sayeeda Warsi, estro de altnivela brita delegacio dum oficiala vizito al la Papo. Ŝi aldonis, ke sekularismaj aktivuloj akaparas la socian vivon. La plej klara ekzemplo estas la malpermeso en kelkaj lokoj vidigi aŭ porti religiajn signojn ene de registaraj konstruaĵoj aŭ lokoj, kie religio estas periferia aŭ malpligravigita en la publika sfero.

Baronino Warsi, la unua islamanino servanta kiel ministro, komentis, ke unu el la plej maltrankviligaj aspektoj de tiu aktivismo estas ĝia kerna netoleremo. Ĝi montras similajn trajtojn kiel totalisma reĝimo, rifuzante la rajton je religia identeco. Ŝi opiniis, ke la plej bona maniero antaŭenigi la socian harmonion estas meti kristanismon en la centron de la publika vivo. „Tre ofte oni suspektas la kredon en Eŭropo pro la baza miskoncepto, ke por la kreado de egaleco inter la minoritatoj oni bezonus forviŝi sian religian heredaĵon. Homoj devas senti sin fortaj pri siaj religiaj identecoj kaj pli certaj pri siaj kredoj”, ŝi finis.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Junaj steluloj

Sukceson rikoltis junaj slovakoj ĉe astronomia olimpiado en Brazilo. Kvin gimnazianoj gajnis du orajn kaj unu arĝentan medalojn.

Okazas ĉiujare Internacia Olimpiado pri Astronomio kaj Astrofiziko. En Brazilo partoprenis 135 gimnazianoj el 27 landoj. Ili devis solvi teoriajn kaj praktikajn astronomiajn problemojn.

La ideo pri internacia astronomia olimpiado ekestis inter reprezentantoj de Tajlando, Indonezio, Irano, Ĉinio kaj Pollando. La unua olimpiado okazis en Tajlando en 2007, la venonta okazos en Grekio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bernardo la Simpligisto

De longa tempo la estimataj legantoj de ĉi tiu prestiĝa magazino ne havis okazon legi pli da eltiraĵoj el la famaj ANALOJ DE BAILENAMBEANN, kiuj rakontas en kronika formo epizodojn pri la vivo inter la bonaj loĝantoj de tiu historia irlanda urbeto. Jen plia ĉapitro.

Krom la ankoraŭ ekzistanta monaĥinejo de la Sankta Koro en la iam tre pia urbeto Bailenambeann [baljenamjaŭn] tie troviĝis, ĝis la komenco de la dek-naŭa jarcento, monaĥejo de la Nudpieda Ordeno de sankta Feardia Anticoncupiensis. Oni povas nur bedaŭri, ke la lasta fondaĵo malaperis. Hodiaŭ, en nia malpia mondo, tiaj junaj viroj, kiuj antaŭe emis aŭskulti la dian alvokon al la religia vivo, nun preferas „repon” al la sankta ofico, „hiphopon” al la sankta meso, kaj la kunulecon de minijupe vestitaj junaj virinoj al la ĉasta fraŭleco.

Pli-malpli je la sama tempo, kiam la monaĥejo fermis sian pordon por la lasta fojo, iu el la malmultaj restantaj monaĥoj, nome frato Bernardo, kromnomata La Simpligisto, decidis dediĉi la lastajn jarojn de sia vivo al plibonigo de la eduka sistemo en Irlando.

Oni devas klarigi, ke ĝuste tiam, kiam Bernardo faris sian gravan decidon, Irlando ĝuis la unuajn jarojn de sendependeco. La trikolora flago fiere flirtis super la nova parlamentejo, kaj la korifeoj de la Libera Ŝtato estis deklarintaj, ke la irlandgaela lingvo estos laŭkonstitucie la unua oficiala idiomo de la lando, kiu ĝis tiam estis regata de la angleparolantaj anglosaksoj. En Bailenambeann tiu deklaro kaŭzis malfacilaĵojn por la lokaj lernejoj. Por homoj, kiuj loĝis en la tutgaellingva okcidento, kaj kiuj estis denaskaj parolantoj de tiu antikva kaj nobla lingvo, uzado de la gaela ne estigis problemojn, kvankam eĉ por ili la klasika literumado de la idiomo estas komplika kaj ne facile lernebla. Ni citu nur unu ekzemplon: laŭ la tradicia ortografio la vorto „gaela” skribiĝas kiel Gaedhilge, sed prononciĝas kiel „gejlge”. (Fakte ĝi estas eĉ pli komplika, ĉar la h reprezentas ne la sonon „ho”, sed punkteton super la litero d).

Plie, la gramatiko de la nereformita nacia lingvo estis eĉ pli kompleksa ol la ortografio, havante deklinaciojn kaj konjunkciojn iom similajn al tiuj de la klasikaj lingvoj latina kaj greka.

La bonkora Bernardo frue konstatis, ke la junaj lernejanoj multe suferas sub la peza jugo de tiaj komplikaĵoj, kaj li decidis reformi kaj simpligi la antikvan lingvon. Unue li decidis, ke la gramatiko de la gaela devus konsisti el nur dek ses reguloj – vere revolucia iniciato.

Estus tede listigi ĉiujn 16 regulojn, sed oni povus mencii kelkajn el la reformoj proponitaj de Bernardo. Li forigis nenecesajn literojn (kiuj abundas en la skriba lingvo), kaj draste simpligis la ortografion. Li rekomendis instruadon kaj uzadon de modernaj latinaj literoj anstataŭ la bela, sed malpli praktika antikva kelta alfabeto bazita sur la mezepokaj manuskriptoj. Li malpliigis la nombron de la konjugacioj kaj simpligis la diversajn formojn kaj tempojn de la verboj; li nuligis la dativan kazon de la substantivoj; kaj li permesis enkondukon de internacia terminaro por modernaj konceptoj, kiuj ne ekzistis en la antikva idiomo. Kompreneble tiaj neologismoj devus esti skribataj kaj prononcataj laŭ la reguloj de la lingvo kaj obei la principon de vokalharmonio (principo, kiu ekzistas nur en la gaelaj lingvoj kaj en kelkaj malmultaj aliaj en Eŭropo, kiel, ekzemple, la hungara). Bernardo ĝeneraligis la uzadon de prefiksoj kaj sufiksoj, kaj faris aliajn utilajn ŝanĝojn. (Kurioze, kvankam oni forte kontraŭstaris lian iniciaton, la ŝtataj instancoj poste enkondukis similajn reformojn.)

Liaj ceteraj reformoj estis eĉ pli originalaj. Kvankam en la preĝejo en Bailenambeann la dimanĉa meso okazis ĉiam en la latina lingvo, la fideluloj ofte kutimis diri la patronian preĝon en la gaela. Bernardo volis forigi el ĝi la pasivon de la subjunktiva modo, kiu aperas plurfoje en la preĝo. Tio ne plaĉis al la fideluloj. Plie li furiozigis la ĉefepiskopon en Dublino per sugesto, ke, en la tago de la festo de sankta Patriko, nacia patrono de Irlando, la meso estu celebrata en la irlanda lingvo, ne en la latina.

Eĉ pli ŝoke tamen estis alia propono lia, kiu rilatas al la nekatolikaj irlandanoj (protestantoj, ktp). La plimulto de la irlandanoj apartenas al la katolika religio, kaj tiu fakto estas respegulata en la popola lingvaĵo. Ekzemple, anstataŭ la saluto „Bonan tagon!”, kutima en aliaj eŭropaj landoj, la gaellingvanoj salutas sin per tradicia frazo, kies signifo estas: „Dio kun vi!”. La alparolata persono respondas per la saluto: „Dio kaj Maria, kaj Patriko kun vi!” Je tio la unua salutanto respondas: „Dio kaj Maria kaj Patriko kaj Brigita (nomo de alia populara sanktulino) estu kun vi!”. Kompreneble oni rajtas aldoni la nomojn de pluaj sanktuloj. (En Irlando, tempo neniam mankas por longaj salutoj kaj konversacio.)

Bernardo sciis, ke kulto al la sanktuloj ne estas kutima inter protestantoj, sed li ne estis tre bone informita pri la protestanta teologio, do li ekumeneme, kaj iom naive, sugestis, ke nekatolikoj salutu sin gaele per la vortoj: „Dio kaj Lutero kaj Kalvino estu kun vi!”. Post tiu propono ne nur la ĉefepiskopo koleriĝis. Preskaŭ la tuta loĝantaro de Bailenambeann (kaj la katolikoj kaj la protestantoj) protestis, kaj kelkaj ebriuloj ĵetis ŝtonojn kontraŭ la fenestroj de la dometo de Bernardo, kiu ne plu havis loĝejon en la fermita monaĥejo. Normale la baljenamjaŭnanoj estis tre pacema kaj tolerema popolo, sed tiu iniciato estis sentita de la anoj de ambaŭ konfesioj kiel terura herezo.

En tiu tempo Bailenambeann estis fama distileja urbo, kie altkvalita viskio estis produktata. Bernardo, kiu dum sia tuta vivo ĝis tiam estis rigora membro de la tiel nomata Pionira (totale abstina) movado, estis tiom timigita kaj seniluziiĝinta, ke li serĉis rifuĝon kaj konsolon en tiu alte ŝatata sed danĝera nektaro. Feliĉe tiu falo el la dia graco ne longe daŭris. Li ĉesigis sian reforman aktivecon pri la gaela lingvo kaj rezignis pri konsumo de alkoholaĵo kaj fumado, lernis la tiam modan* zamenhofan lingvon, kaj iĝis fervora esperantisto, sed pri tio ni silentu, ĉar ni kopias ĉi tiun ĉapitron por la legantoj de nemovada publikigaĵo. (Noto de la kopiisto de la analoj.)

Albisturo KVINKE
* Ĝi estis tiom moda, ke (senblage) du el la subskribintoj de la deklaro pri la sendependiĝo de Irlando estis esperantistoj. (Noto de la aŭtoro)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĝua blekado

Ambaŭborde de la rivero Djoué [ĝue] apud Brazavilo, la ĉefurbo de la Respubliko Kongo, kolektiĝis grandaj homamasoj. Ili volis admiri la dikajn kapon kaj kolon de hipopotamo, kiun lokaj infanoj nomis Blek.

Kaŝiĝas en la rivero grandaj surprizoj. Antaŭ kvar jaroj, oni tie mortpafis krokodilon, kiu manĝis du infanojn. La kadavron oni portis al la urbodomo de Makelekele, la unua kvartalo de Brazavilo.

Herbovoranto

Laŭdire ankaŭ Blek atakis homojn kaj jam du mortigis. Bonŝancon havis ĝardenistino, kiu iris al la rivero por lavi legomojn. Alproksimiĝis la hipopotamo – stranga konduto por herbovoranto – kaj la virino sukcese fuĝis.

La danĝero de la hipopotamo ne malinstigis bubaĉojn ĵeti ŝtonojn en la akvon por aperigi la beston, kiu efektive blekis, grumblis kaj ŝprucigis akvon tra siaj naztruegoj, antaŭ ol denove enakviĝi.

Jean-Louis MADZELLA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Louis Madzella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne mortigas radioaktiveco

Pro tio, ke dum multaj jaroj mi kolektas informojn pri radioaktiveco, la artikolo Mankas elektro, mankas memkritiko (MONATO, 2012/7, p. 8-9) instigis min skribi pli optimisme pri la eventoj en la provinco Fukuŝimo en Japanio.

Kiam mi informiĝis pri la katastrofo ĉe la atomcentralo de Fukuŝimo, detruita pro cunamo en marto 2011, mi esperis, ke la japanoj lernis surbaze de la ĉernobila situacio. La vera tiea katastrofo konsistas en tio, ke la rusaj instancoj devigis la ĉernobilanojn forlasi siajn hejmojn.

Tio okazis malgraŭ la opinioj de sciencistoj, ke la tiea radioaktiveco ne estas problemo. La nivelo kuŝis ĉirkaŭ duono de tiu en multaj partoj de la mondo. Mortis homoj ne pro radioaktiveco, sed pro malriĉeco, deprimo kaj senigeco.

Kavernoj

Do pri la mortoj kulpas tiuj, kiuj insistas, ke eĉ malgranda kvanto da radioaktiveco danĝeras. Tio estas malvera kaj malscienca. La mondo plenas je natura radioaktiveco. En la usona Roka Montaro kaj ankaŭ en centra Eŭropo ekzistas kavernoj kun radioaktivaj rokoj.

Kiuj suferas ekzemple pro artrito, konstatas, ke la radioaktiveco en la kavernoj mildigas iliajn dolorojn. Medicinaj esploroj pruvis, ke la ĉernobilanoj, kiuj ricevis dozon da radioaktiveco, suferis malpli pro torako-malsano ol tiuj, kiuj ne ricevis dozon.

Frapis min, kiam mi aŭdis, ke denove, kiel ĉe Ĉernobilo, la japanaj politikistoj ignoras la opiniojn de sciencistoj. Do, stulte, ili ordonis, ke la popolo ĉirkaŭ Fukuŝimo forlasu siajn hejmojn. Multaj nun suferas pro neniel necesa ekzilo, kiel ĉe Ĉernobilo.

Veneno

Kuracistoj bone scias, ke malgranda dozo da veneno pretigas la korpon, por ke ĝi rezistu al pli grandaj atakoj de veneno samspeca. La medicina nomo de tiu efiko estas hormesis.

Post Hiroŝimo kaj Nagasako estis decidite, ke iu ajn nivelo de radioaktiveco estas danĝera. Postaj esploroj pruvis, ke hormesis aplikiĝas al radioaktiveco same kiel al aliaj venenoj. Ja iomete da radioaktiveco necesas por bona sano.

Japanoj bezonas politikistojn, kiuj aŭskultos siajn sciencistojn kaj kiuj diros, ke la popolo ne timu la malgrandan radioaktivecon apud Fukuŝimo. Ili do revenu al sia hejmo kaj bieno kaj ilin rekonstruu.

Ĉernobilanoj nun revenas post kvaronjarcento al siaj terenoj. Espereble japanoj ne tiom longe atendu.

Henry BROADBENT
Noto de la redaktoro pri scienco: La supra artikolo estas persona opinio, kiu eble enhavas kelke aŭ multe da vero, sed notindas, ke en aŭgusto 2012 en fidindaj internaciaj gazetoj aperis novaĵo pri fiŝoj, kiuj havis, laŭ scienculoj, nivelon de radioaktiveco terure (256-oble) pli altan ol la permesata. Ne eblas aserti, ke homoj povis resti en siaj hejmoj kaj ke nenio okazus. En Ĉernobilo naskiĝis infanoj kun diversaj misformaĵoj, kaj ne veras, ke tie la homoj suferis nur pro malriĉeco kaj ekzilo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henry Broadbent el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Esplorego el Nimego

Kiel eblas, ke ni senpene diras milojn da vortoj ĉiutage? Kiujn stadiojn parolanto devas trairi por traduki ideon en vortojn aŭ frazojn? Sciencistoj kreis modelojn pri tio, sed nur por parolanto ĝenerala, alidirite por mezuma parolanto. Tiu tamen ne ekzistas: ĉiu, flue aŭ balbute, parolas en sia propra maniero. Kiel klarigi tiujn diferencojn?

Esploroj montras, ke la parola procezo ne memstaras. Ĝi estas ligita kun ĝeneralaj konaj faktoroj. Ekzemple paroli dum aŭtostirado, postulanta koncentriĝon, estas malfacile, ĉar oni devas dividi la atenton, dum homoj, kiuj spertis ikton, povas dumtempe pene paroli. Ankoraŭ oni ne precize scias, kiuj konaj faktoroj ludas rolon ĉe la parolado.

La Max-Planck-Instituto pri Psikolingvistiko en Nimego, Nederlando, esploradas tiujn faktorojn en diversaj grupoj. Unu el tiuj estas esplor-grupo Individuaj diferencoj en lingvoprilaborado (sub la gvidado de profesoro doktoro Antje Meyer). Solvendaj demandoj estas inter aliaj: kial iuj ege pli bone ol aliaj povas sekvi konversacion en brua ĉirkaŭaĵo; kial iuj pli facile rekonas eksterlandan aŭ dialektan akĉenton ol aliaj; kial iuj malpli facile rememoras ĝustan vorton ol aliaj?

Hundo kaj kato

Ekzistas ne nur individuaj diferencoj, sed ankaŭ grupaj, ekzemple inter junuloj kaj maljunuloj. Ĉe pliaĝuloj la perdo de aŭdkapablo ja ludas rolon. Tamen du personoj kun sama handikapo povas montri diferencon. Du konaj procezoj, kiuj influas la parolan procezon, estas la ĝisdatigo de labor-memoro kaj la subpremado de aŭtomataj kaj superregaj reagoj. Dum konversacio la tem-informoj devas ade esti ĝisdatigataj. Koncernaj informoj anstataŭas ne plu koncernajn. Kaj dum parolado pri hundo, kiam la ĉi-rilata vorto „kato” (eble nekonscie, ĉar ekzemple hazarde preterpasas kato) aperas en ies kapo, tiu devas subpremi la aktivigon de la koncepto kato.

Verŝajne aĝo ludas rolon en la kapablo ĝisdatigi kaj subpremi kone, kaj same en la talento flue paroli kaj trovi la ĝustajn vortojn ĝustatempe. Tamen ene de subgrupo la diferencoj povas esti konsiderindaj: povas 60-jarulo balbuti, dum 80-jarulo povas flue diskuti.

Vorta flueco

La verkinto de ĉi tiu artikolo (77-jara) estis invitita en 2011 partopreni esploron, ĉu kaj ĝis kia nivelo la aĝo kaj la konaj ebloj ĝisdatigi kaj subpremi influas la individuajn diferencojn en flua parolado. La esplorinto, Karina Visser, testis 82 personojn ĉe diversaj taskoj. Mi devis rapide nomi objektojn kaj agojn, kiuj mallonge aperis sur ekrano (indiko pri parol-flueco). En alia testo mi devis nomi kiel eble plej multajn vortojn rilatajn al iu kategorio (bestoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj) aŭ komenciĝantajn per iu litero (M kaj S) rapidege. Temas ĉi-okaze pri vorta flueco.

Kona ĝisdatigo estis testata per samtempaj memorigo de vortoj kaj sumigado. La lasta testo estis la mezurado de la rapideco de la subpremado de reagoj. Fingre, per komputila klavtuŝo, mi devis rapide konfirmi, ĉu mi surekrane vidas O aŭ X, sed, kiam mi aŭdis pepon, mi devis subpremi mian reagon.

Flua parolado

La esplorinto konkludis, ke bona ĝisdatigo de informado ne garantias rapidan kaj bonan nomadon de bildoj. Ĝisdatigo ja influas la fluecon de parolado, sed, kia la afero precize estas, tio ankoraŭ ne klaras. Bona subpremado garantias bonan nomadon de bildoj pri agoj, sed ne aŭtomate de tiuj pri objektoj. Tamen nomado de agoj estas pli malfacila ol nomado de objektoj. Subpremado do ŝajnas ludi rolon ĉe komplikaj parol-procezoj kaj apenaŭ ĉe malkomplikaj.

Aĝo ŝajnas ludi gravan rolon en flua parolado, alivorte laŭ pliiĝo de aĝo la parolado malpli fluas, sed neniom estas indikeble je kiu aĝo. Devas ekzisti fona faktoro, kapabla klarigi la influon de aĝo al la individuaj diferencoj koncerne fluan paroladon. Trovi tiun aŭ tiujn faktorojn estas tasko por kroma esploro.

Kees RUIG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Ruig el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Taktiko por noveca tritiko

En 1970 Norman Borlaug, usonano, ricevis Nobel-premion. Li estis evoluiginta specion de tritiko, kiu rezistis al la fungo nigra rusto, vaste detruanta tritikon. Oni diras, ke Norman Borlaug tiel „savis la mondon de malsato”.

La esplorinstituto Rothamsted Research situas en sud-orienta Britio, meze de agrikultura bieno apud Harpenden. Ne temas pri komerca entrepreno. Krom la brita registaro, kiu ĝin subtenas finance, mono venas de diversaj fondaĵoj, inkluzive de eksterlandaj institutoj, kiuj tien sendas studentojn kaj sciencistojn. Eksterlandanoj alvenas por lerni kaj kune esplori. La ĉefa celo de la sciencistoj ĉe Rothamsted Research estas plibonigi kaj sekurigi rikoltojn al la homaro. Tio vere necesas, ĉar jam ekzistas 7 miliardoj da homoj sur la terglobo, kaj oni antaŭvidas 9 ĝis la jaro 2050. Sekve nepras plirapidigi la evoluigon de nutraĵ-plantoj destinitaj al homoj kaj bestoj, trovante tiujn, kiuj rezistos al klimato ŝanĝiĝanta.

Frua printempo

Tritiko estas la due plej disvastiĝinta kultivaĵo en la mondo kaj provizas kvinonon de la mondaj proteinoj. Statistikoj montras imponajn nombrojn: damaĝoj kaŭzitaj de fungoj al tritiko, rizo kaj maizo sumas jare je 60 miliardoj da dolaroj. En evoluantaj landoj, 1,4 miliardoj da homoj dependas ĉefe de tiuj malmultekostaj grenoj. Klimata ŝanĝiĝo, ĉu pro naturaj, ĉu pro homaj kialoj, estas neevitebla. La sciencistoj zorge registras en la kamparo pluvon, venton, humidecon, sun-horojn, temperaturon ktp. Esploroj klare montras, ke printempo alvenas ĉiun jaron pli frue: mezume je 0,86 tagoj, fojfoje eĉ je 3.

Malutilaj insektoj

Inter la plej malutilaj insektoj estas plur-specaj afidoj. Pro la frua alveno de la printempo, afidoj fojfoje ekatakas junan tritikon eĉ antaŭ ĝia florado. Tiel la tritiko ne povas pretervivi sen tuja kaj ripetita ŝprucigo de insekticido. Afidoj adaptiĝas pli rapide ol iliaj naturaj predantoj. La kialo de tio estas la rapideco, kun kiu afidoj reproduktiĝas. Genetikaj aliiĝoj okazas tra pluraj generacioj de afidoj ene de unuopa sezono. Sed predantoj – ekzemple skaraboj – havas pli longan vivociklon kaj genetike ŝanĝiĝas pli malrapide.

Afidoj faras truon en tigo por suĉi sukon de la tritik-planto. Tio kaj malfortigas la tigon kaj ebligas al fungosporo eniri. Tie ĝi rapide kreskas, kaj la planton difektas. Rezulto povas esti veneniĝo de la greno kaj detruo de la tuta rikolto. Ekde la mezo de la pasinta jarcento, fungoinfekto de greno kreskas. Mortigo de afidoj estas unu rimedo kontraŭ funga infekto. Multaj homoj timas pri troa uzo de ĥemiaĵoj, sed ja necesas al terkultivistoj ŝprucigi insekticidon kontraŭ afidoj por protekti la rikolton. Se sciencistoj povus krei specion de grenplanto, kiu nature forpelus afidojn, tio ŝparigus insekticidon, laboron kaj monon. Ĉu tio eblas?

Mento kaj lupolo

Nu, ĝardenistoj scias, ke kelkaj plant-specioj estas ĉiujare atakataj de afidoj, dum aliaj – ekzemple mento kaj lupolo – restas netuŝitaj. Se oni povus izoli la genon, kiu stimulas la afid-forpelan feremonon en tiuj kreskaĵoj, kaj enkonduki ĝin en novan specion de tritiko, eble ne necesus ŝprucigi tiom da insektomortigiloj. Tiu ĉi estas unu el la esploroj, pri kiuj okupiĝas la biosciencistoj de Rothamsted Research dum la lastaj sep jaroj.

Trudbestoj kaj trudhomoj

Sciencistoj en Britio asertas, ke eksperimentoj rilate genetike modifitajn kreskaĵojn (GM-kreskaĵojn) estas pli severe kontrolataj ol alilande. GM-eksperimentoj devas esti izolitaj en vitrodomo ĝis ĉia kontrolo estas plenumita. En 2012, post sepjara enfermita esplorado, Rothamsted Research ricevis permeson de la registaro provi kreskigi afid-rezistan tritikon en kampo apud Harpenden. La provkampo situas iom for de aliaj grenkampoj. Oni protektas la kampon kontraŭ trudbestoj kaj trudhomoj per rimarkinda barilo. Oni starigis plurajn rigorajn izoladajn kontrolojn por eviti interŝanĝon de poleno kun aliaj grenspecoj. La nova eksperimenta kreskaĵo estas nomita printempa tritiko. Ĝi ne floras samtempe kun grenspecioj kutime kultivataj en Britio. Pro tio, la poleno de kontraŭafida tritiko ne povas transiri al aliaj specioj de tritiko, al hordeo, aveno aŭ sekalo.

Pacema manifestacio

Homoj daŭre kontraŭargumentas kaj kelkfoje manifestacias kontraŭ GM-kreskaĵoj. Grupo kun signifoplena nomo Take the Flour Back (Reprenu la farunon) proponis manifestacion kontraŭ la eksperimento. Kelkaj fervoruloj eĉ volis detrui la provkampon. Proksimume 200 protestantoj alvenis al Harpenden en majo 2012. Policanoj staris inter ili kaj la kampo. Ankaŭ subtenantoj de la eksperimento ĉeestis, sed fine la manifestacio estis pacema. La protestantoj pritimas efikon de la prov-tritiko sur aliaj kreskaĵoj kaj aparte sur la homa kaj besta korpo. Ili konsterniĝas pro eble neinversigebla transpolenado de la modifita tritiko al aliaj grenspecioj. Ili tute ne kontraŭas sciencon, sed preferas rimedojn pli naturajn.

La homaro kaj naturo

Se la nuna eksperimento sukcesus, necesus malplia uzo de kontraŭafidaj mortigiloj. Daŭra uzo de insekticido kondukas al rezisto ĉe damaĝ-insektoj kaj povas mortigi ankaŭ utilajn skarabojn, vespojn kaj abelojn. Ne nur ŝatantoj de „eko-nutraĵo” malaprobas la uzon de insektomortigiloj. Kvankam malutilaj insektoj – ekzemple moskitoj transdonantaj malarion – mortis aŭ almenaŭ estis dumtempe subpremitaj per DDT, la homaro kaj naturo suferas pro la ĥemiaĵoj. Ĥemiaj postlasaĵoj, ĉu en la greno, ĉu en la grundo, ĉu en la subgrunda akvo, maltrankviligas. Aldone insekticidoj estas multekostaj.

Publika mono

Protestantoj asertas, ke la kontraŭafida esplorado estas misuzo de publika mono, kaj ke potencaj agrikulturaj kompanioj profitos la novan specion. Sciencistoj de Rothamsted respondas, ke la nova grenspecio ne ricevos patenton: ĝi estos por la bonfarto de la tuta mondo. Take the Flour Back siaflanke protestas, ĉar multe da manĝaĵo perdiĝas pro malŝparo kaj neefika konservado post rikolto. Sendube ili pravas, kaj oni devas alfronti tiujn problemojn, samtempe trovante aliajn rimedojn por konservi la teron kaj sekurigi manĝoprovizon al la mondo. Sukcesa evoluigo de afid-rezista greno eble ŝanĝus la mondon, same kiel la tritiko iam evoluigita de Norman Borlaug. Ni devas esperante atendi la rezultojn de la septembra rikolto.

Joyce BUNTING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Joyce Bunting el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Korpo sen koro

Pli ol ses monatojn vivis sen koro la eksa fajrobrigadisto Jakub Halik el la ĉeĥa urbo Neratovice (ĉ. 30 km for de la ĉefurbo Prago). Li havis en sia korpo du artefaritajn pumpilojn ligitajn al baterioj, kiuj pumpadis sangon tra la vejnoj kaj arterioj.

Unikan kaj sukcesan operacion faris profesoro Jan Pirk de la praga Instituto pri Klinika kaj Eksperimenta Medicino. Diagnozo: maligna tumoro sur la koro, tiel nomata sarkomo, kiun kuracistoj likvidis kun la koro en aprilo. Laŭ spertuloj, ĉi tiu operacio superskribos lernolibrojn pri fiziologio.

Halik havis ĉiutage kuracgimnastikon, promenis kaj uzis komputilon. Bedaŭrinde la kuracistoj ne sufiĉe rapide trovis konvenan donanton por kortransplantado.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭtomobila ekonomio

La slovakan ekonomion pene savas la eksportaj aŭtofabrikoj, kiuj progresas danke al novaj modeloj. Oni prognozas, ke la tri aŭtofabrikoj en Slovakio (Kia Motors Slovakia en la urbo Žilina [ĵilina], PSA Peugeot Citroën en Trnava kaj Volkswagen en la ĉefurbo Bratislavo) dum ĉi tiu jaro produktos ĉ. 925 000 aŭtojn; en 2011 estis nur 639 000.

Danke al tio la slovaka ekonomio en tempoj de ŝulda krizo kreskas je preskaŭ 3 % jare. La sola malavantaĝo estas, ke aŭtoproduktado estas ligita kun impostfaciligoj kaj ne alportas al la ŝtato grandajn rektajn impostenspezojn. En la slovakaj aŭtofabrikoj laboradas preskaŭ 20 000 personoj kaj en la tuta aŭtoindustrio pli ol 60 000.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Premion enblovas vento

Gajnis prestiĝan beletran premion albandevena italo. Carmine Abate, naskita en 1954, gajnis la premion Campiella pro sia romano La colline del vento (La monteto de la vento), kiu akiris 98 el 273 voĉoj.

Abate pritraktas sociajn temojn, inkluzive de rasismo. En la premiita romano familio el Kalabrio frontas al diversaj suferaĵoj, sed fine, pro sia ekzemplo, esperigas aliajn homojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kver-el-e el la ekonomio

En septembro komenciĝis en multaj landoj nova studjaro. Same en Aŭstrio, kie oficiale ne mankas instruistoj, kie tamen en multaj klasĉambroj staras ne instruistoj, sed studentoj aŭ t.n. kver-enirintoj el la ekonomio.

Temas pri tiuj, kiuj „kvere”, do deflanke, eniris la profesion sen pedagogia diplomo. Intertempe pliakriĝas vera instruisto-manko, ĉar multaj pedagogoj estas pli-ol-50-jaraĝaj kaj baldaŭ pensiiĝos.

Mankoj

Cetere mizeras la laborkondiĉoj por instruistoj. Klasoj kun pli ol 30 gelernantoj; lernantoj nelernemaj, laŭtaj kaj agresemaj, daŭra ĝenado de la instrua laboro. Pro enmigrado en Aŭstrion en iuj klasoj en Vieno eĉ ne unu lernanto parolas la germanan kiel gepatran lingvon.

Ekster la klasĉambroj mankas loko por prepari lecionojn kaj la diversajn administrajn taskojn. En la t.n. konferenca ĉambro instruisto disponas pri eta skribotablo, sen tirkesto kaj sen komputilo. Mankas ankaŭ ŝranko por instrumaterialo.

Tial geinstruistoj preparas la laboron hejme kaj devas mem zorgi pri laborĉambro, komputilo ktp. La kostojn ne pagas la ŝtato. La sama problemo ekzistas ekzemple en Germanio, en iuj federaciaj landoj eĉ pli drasta ol en Aŭstrio.

Intertrakto

Nun la registaro traktas kun la koncerna sindikato pri modernigo de la instruista deĵora leĝo. La registaro volas, ke instruistoj laboru 30 % pli ol nun kaj restu la tutan tagon en la lernejo.

La salajro estu pli alta por junaj instruistoj, sed dum la vivo ne multe plialtiĝu. Ferioj estu mallongigitaj, kaj tiam okazu pluklerigado. Temas ne pri plibonigo de la kleriga sistemo, sed pri ŝparo de mono. Pri tio la sindikato ne konsentos.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Besta bestieco

En multaj lingvoj oni uzas la terminojn „bestieco” kaj „bestiaĵo” por indiki agadon kontraŭan al la homa moralo. Homo estas besto pensanta, verdiktis Aristotelo per sukcesa difino. Tio signifas, ke en la okazo de homoj ja logiko, racio, faras la diferencon, triumfante super instinkto. Esence ĉi tio distingas homojn de bestoj.

Desegnitaj filmoj

Tamen, spite al tiu simpla koncepto, tro ofte la homoj naive emas kredi aŭ postuli, ke bestoj kondutu samkiel homoj. Pluraj poste hororas, kiam la realo neeviteble trompas iliajn atendojn. Ĉio naskiĝas ŝajne de miskompreno. Ni daŭre uzas bestojn en fabloj kaj desegnitaj filmoj por instrui al la infanaro, kio estas ĝusta aŭ malĝusta. Mi ne kredas, ke bestoj estas laŭregule ferocaj kaj senkoraj, sed, se diri la veron, ĉiun fojon, kiam hundo atakeme bojas al mi (unufoje mi estis eĉ mordita de iu hundeto laŭdire ege malsovaĝa kaj sendanĝera), mi demandas al mi, pro kio ni ŝatas kredi kaj kredigi, ke hundo estas la plej bona amiko de homo: troigo akceptebla nur en proverbo, eble ne en la ĉiutaga vivo.

Miajn plej bonajn amikojn (kvar aŭ kvin entute) mi neniom pritimas – hundojn kaj iliajn dentojn iomete jes. „Kara amiko, mi ja estas via mastro, sed vi estas mia dresisto”, asertis kortuŝite antaŭ kelkaj jaroj la itala kantisto Franco Fasano en la kanto L'amico, per alia hiperbolo. Ja ekzistas, ĉirkaŭ ni, kelkaj malsovaĝaj bestoj, sed tio plejofte dependas de nia propra emo, kapablo kaj pacienco ilin dresi. Temas iusence pri escepto, ne pri regulo. Mi ja ŝatas bestojn kaj ege malamas tiujn, kiuj ilin batas aŭ forlasas sur aŭtovojo, sed mi ne povas kompreni, kiel oni povas tiujn kreaĵojn vere ami, kisi, brakumi, eĉ teni en la propra lito, kun la kapo sur la propra kuseno.

Igis min rideti konato mia, kiu eĉ pretigis por sia hundo ovopunĉon ĉiumatene, sed post kelkaj semajnoj ploris, ĉar ĝi senkiale eskapis. Kion diri pri la vestado de bestoj per jako, banto kaj ĉapo? „Nur parolado mankis al ĝi”, oni asertas fojfoje vidalvide al la tombo kaj al la foto de karmemora besto: en Italio ja ekzistas tombejoj por bestoj, kiuj povas esti eĉ kremaciitaj. Preskaŭ ridindaj aferoj, miaopinie.

Pingvenaj ĉefpekoj

Pro kio la ĝisnuna enkonduko? Ĉar lastatempe mi legis, ke komence de la 20a jarcento la brita sciencisto George Murray Levick plenumis esploron pri la kutimoj de pingvenoj. Tiu scienco, la esplorado de bestaj kutimoj, nomiĝas – kiel konate – etologio kaj, se la temo interesas, nepre legendas iuj libroj de Konrad Lorenz. Levick, kiu atingis la sudan poluson kadre de ekspedicio de Robert Scott, pasigis la somerojn de 1911/12 observante la konduton de la pingvenoj de Adelie, en la zono de Cape Adare. Tiujn bestojn, la pingvenojn, oni ial kutimas kaj ŝatas prezenti kiel precipan ekzemplon de monogamio kaj geedza fideleco. Al tiu bildo verŝajne kontribuis filmoj kaj aliaj porinfanaj rakontoj, kiuj priskribis la longajn promenojn de pingvenoj sur la neĝo por reveni al la propra hejmo.

Tamen, laŭ la aŭtoro de tiu esploro, restinta kaŝa ĝis tiu ĉi jaro por ne ŝoki la Brition de la eduarda epoko, la pingvenoj agadis tre ... neatendite. Pluraj pingvenoj de la suda poluso fakte praktikis sodomion. Ili ne hezitis violenti la femalajn pingvenojn kaj kelkfoje seksumis eĉ kun mortintaj. Por ne skui la legantaron, la aŭtoro skribis tiajn observojn en la pragreka kaj ili ne aperis en la presita versio de la libro. Pro tiu kialo, absolute interesa el scienca vidpunkto, la realo restis nekonata ĝis nun. Alivorte, oni aplikis dum tiom da jaroj cenzuron al scienca esploro, interpretante kiel „tabuojn” aŭ verajn „ĉefpekojn” la naturajn, kvankam strangajn, kutimojn de aparta besto (nepensanta, mi rememorigu).

Tempoj nematuraj

Antaŭ jarcento la tempoj ne estis maturaj por akcepti tiun realon kaj oni povas almenaŭ parte kompreni la tiaman nediremon. Tamen ŝajnas al mi, ke almenaŭ en la nuna tempo pingvenoj kaj aliaj bestoj (inkluzive de la hundoj, kiuj plurfoje min mordis) ne povas kaj ne devas esti kulpigitaj surbaze de moralaj aŭ iel ajn homaj kriterioj, kiuj neniom povas esti aplikitaj al niaj kvarpiedaj kunuloj, ĉu ili vivas en tundro, savano aŭ en la malvastaj kaĝoj de niaj hejmoj aŭ bestoĝardenoj. Bestoj estas kaj devas resti bestoj, nenio pli. Kiun sencon havas porinfanaj filmoj, kiel tiu de la bonkora porketo Peppa Pig kaj de la simpatia fiŝeto Nemo, se poste ni gloras al niaj infanoj la bonegan guston de sambestaj kolbaso aŭ fileo? Ĉio ĉi ŝajnas al mi hipokrita kaj sennuanca.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Veturiloj propagandaj

Antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ en Albanio estis malpermesite fumi en publikaj lokoj. Tamen fojfoje okazis, ke kafejo- aŭ restoracio-posedantoj toleris fumantajn klientojn. Indiferentas la inspektoroj pri sano.

Nova ministro pri sano decidis okupiĝi pli serioze pri respekto al la kontraŭfumada leĝo. Monpunataj estas posedantoj kaj direktoroj de publikaj ejoj, kiuj ĝin malobeas. Lanĉita estas kampanjo, uzanta i.a. busojn, por atentigi pri la rajtoj de nefumantoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Katobleka mondo

Oni ne povas nei, ke ni loĝas en tre brua, kaj iom post iom pli bruanta mondo. En ĉiu loko niaj oreloj estas atakataj de sonoj de trafiko, laŭtaj poŝtelefonaj konversacioj kaj muzikaĉo. Ni ne povas eskapi.

Ŝajnas, ke plena silento troviĝas nur, kiam oni estas tute surda, aŭ sur la morta supraĵo de la luno. Kompreneble, eĉ amantoj de silento ne plendas, kiam relativa kaj malofta silento estas interrompata de la dolĉa kanto de etaj birdoj aŭ la somera zumado de mielabeloj, sed tiaj sonoj ne povas esti konsiderataj kiel ĝeno aŭ bruo.

Eble ĉar mi ne plu estas juna, kaj ne plu serĉas tiel nomatajn amuzaĵojn troveblajn en diskotekoj aŭ kabaredoj, ĉi tiu bruega epoko por mi iĝas preskaŭ netolerebla. Mi fervore deziras iom da silento en mia vivo.

Orkestraĵo

Portugala poeto versis: „Vi estas kiel granda silento super mia vivo.” Sed en mia vivo tiu „vi” kaj tia silento malestas. Eĉ mia kara edzino konstante volas aŭskulti muzikon, ĉu diske, ĉu radie. Feliĉe temas preskaŭ ĉiam pri klasika aŭ agrabla tradicia kanto aŭ orkestraĵo.

Ŝi ŝatas aparte kordinstrumentan muzikon, kaj tion mi ne kontraŭas, eĉ povas kunĝui. Sed en maloftaj okazoj, kiam ŝi forestas, mi ofte ŝatas resti sola en bena silento.

Iun tagon mi vicstaris en banko kun aliaj klientoj, estis devigata aŭskulti laŭtan muzikaĉon el la bankaj laŭtparoliloj. Mi demandis la junan komizinon: „Kiel vi povas labori dum tia terura katobleko?”

Konfidenco

Ŝi ŝajnis iom ofendita, kaj respondis: „Ĝi servas por garantii la konfidencon de la klientoj.”. Mi komprenas, ke respekti kaj garantii konfidencon estas laŭdinda principo, sed tio estus atingebla per la sono de malpli malagrablaj komponaĵoj.

Kial ne komponaĵo de Ravel, Bruckner, Raĥmaninov aŭ – Dio savu nin – Wagner? Ludante ankaŭ tiaĵojn, oni ne povus subaŭskulti la transakciojn de aliuloj, kio supozeble estas la sola celo de la bruo.

Mia kara duono, Hortensia Kvinke, ofte ellitiĝas frue por iri naĝi en la loka subtegmenta naĝejo, antaŭ la alveno de la laborantaj loĝantoj de nia urbo. Sed la matena paco de ŝia naĝado estas ĉiam detruata per laŭtega muzikaĉo, kiun la dungitoj insistas ludigi.

Naĝantoj

Se ŝi plendas, oni respondas, ke la muziko estas ŝatata de la aliaj naĝantoj. Ne gravas, ke ŝi pagis nur por naĝi, ne por suferi rokmuzikaĉon.

Ni ne ofte iras al kinejo, parte pro la malalta kvalito de la ĉieaj holivudaj filmaĉoj, sed ankaŭ pro la altega decibela laŭto de la sono, kiu certe minacas la daŭron de la aŭdpovo de la oreloj.

Simile, niaj oreloj suferas en preskaŭ ĉiuj publikaj lokoj: en aĉetcentroj, restoracioj, hoteloj, flughavenoj – eĉ en necesejoj. Supozeble, aktualaj kaj venontaj generacioj estos tute surdaj aŭ duonsurdaj, kaj ne kapablos aŭdi, kompreni aŭ aprezi veran muzikon.

Grumblaĵo

Almenaŭ por mi, repo kaj roko estas abomenaĵoj – sed mi ne scias, ĉu tio estas nura grumblaĵo de maljuniĝanta homo aŭ pravigebla protesto kontraŭ sonpoluado kaj pledo pri la homa rajto havi iom da paco kaj silento. Finfine, neniu volas esti akuzita kiel ludofuŝanto aŭ mizerulo.

Proksime al nia domo estas malnova stacidomo, nun transformita en loĝdomon. La posedantoj devenis de eksterlando kaj supozeble forestas, ĉar la domo ŝajnas esti neokupata. Sur la muroj videblas alarmilo kontraŭ domŝtelistoj, kiu konstante sonas. Ĝis ĉi tiu momento, ĝi sonadas tage kaj nokte dum tuta semajno kaj neniam ĉesas. La bruo estas absolute netolerebla.

Mi iris al la policejo kaj plendis pri la ĝeno. La juna policanino, kun kiu mi parolis, certigis, ke oni pritraktos la aferon. Sed en la lando, kie mi loĝas, la polico ne rajtas okupiĝi pri endomaj kaj najbaraj aferoj, kaj la leĝo estas tre malforta kaj malsevera. Evidente, la policanoj faris nenion. Dum mi skribas ĉi tiun artikolon, la alarmo ankoraŭ sonas, kaj sonas, kaj sonas.

Kvakeroj

Antaŭ longe ni loĝis en urbo, kie estis kvakera komunumo. En konversacio kun unu el la kvakeroj, kiu estis najbaro nia, li menciis, ke emfazas kvakera pensado la valoron de silento. Iliaj kutimaj kunvenoj konsistas el silenta horo, kiu ofte restas neinterrompata ĝis la fino.

Mi iam ĉeestis kvakeran funebraĵon, kiu estis preskaŭ tute silenta, kaj fakte mi trovis la sperton trankviliga kaj refortiga, certe ne enua aŭ tro longa.

Konversacio kun bonaj geamikoj estis agrabla kaj dezirinda; la homa voĉo povas esti bela kaj bonvena, sed la homo tre bezonas ankaŭ horojn de paco kaj silento. Tion ni neniam forgesu.

Eble pro tio ekzistas la silento de la dormo – kaj ankaŭ de la morto.

Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rajde ĉirkaŭ la maro

Nekutiman vojaĝon faris Vaidotas Digaitis, 46-jaraĝa litovo el la distrikto Šilalé. Li ĉirkaŭiris surĉevale Baltan Maron – vojaĝo 6000 km longa, kiun li entreprenis per du ĉevaloj.

Survoje li trapasis Rusion, Pollandon, Germanion, Danion, Svedion, Finnlandon, Estonion kaj Latvion. Ĉiutage, dum kvin monatoj, li vojaĝis 60 km, kaj tri fojojn necesis hufferi la ĉevalojn.

Ne mankis aventuroj. En Rusio falis la ĉevalo, kun la rajdanto, tiel ke Digaitis rompis al si la piedon. Rekomendite estis, ke li kuŝu dum kvar semajnoj, sed post kelkaj tagoj li denove surseliĝis.

Subĉiele

Nur malmultajn aferojn li kunportis: vestaĵojn, nutraĵojn, mapojn. Nokte li dormis ĉe lokuloj. Nur unu nokton subĉiele li pasigis, en Pollando. En Finnlando vekis lin iam la polico, ĉar unu el la ĉevaloj liberiĝis. Gastamo aparte en Svedio lin ĝojigis.

Digaitis diris, ke ĉirkaŭrajdi la maron perfektis por dispeli la grizan ĉiutagecon kaj sperti la ritmon de la vivo. „Hejme oni ĉiutage faras samon: vekiĝas, laboras, renkontiĝas, hejmenrevenas kaj dormas. Moviĝante ĉirkaŭ Balta Maro, mi sentis la vivon”, li diris.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu vi parolas ...?

Ĉiuj sepjaraj lernantoj en britaj lernejoj estos devigataj lerni almenaŭ unu fremdan lingvon kiel parton de la regula registara instruprogramo. La nova studprogramo komenciĝos en septembro 2013.

Lingvo-lecionoj en elementaj lernejoj celas haltigi la drastan malkreskon de lingvoj kiel studobjektoj por ekzamenoj ĉe pli altaj studniveloj.

Gramatiko

Lernantoj kapablu paroli per strukturitaj frazoj kaj ĝusta prononcado, kaj klare esprimi simplajn ideojn en alia lingvo. Ili komprenu la bazan gramatikon de la nova lingvo kaj konatiĝu kun kantoj kaj poeziaĵoj.

Kelkaj opinias, ke instrui duan lingvon al lernantoj de la unua lernojaro estas malŝparo de tempo. Aliaj kredas, ke la propono estu konsiderata serioza. Ili diras, ke studi alian lingvon, egale kiun, enhavas grandan edukan valoron eĉ por junaj lernantoj.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prihimni la novan patrujon

Estontaj aspirantoj al brita ŝtataneco deklamu la unuan strofon de la brita nacia himno. Simile ili elmontru sciojn pri la verkistoj William Shakespeare kaj Charles Dickens, kaj pri la politikisto Winston Churchill kaj pri aliaj eminentuloj.

Postulataj estos ankaŭ scioj pri la moderna Britio. Aldone kandidatoj respondu demandojn pri britaj malkovroj kaj inventaĵoj, ekz. pri desoksiribonukleata acido (DNA) kaj Interreto. Ankaŭ pri muzikaj grupoj, kiaj Beatles kaj Rolling Stones, ili estu informitaj.

Hejmiĝi

Emfazi britan historion estas ideo de la ministerio pri enlandaj aferoj. Celate estas enkonduki patriotan gvidilon por enmigrintoj dezirantaj hejmiĝi en Britio, antaŭ ol kandidatiĝi pri brita pasporto.

Ĉirkaŭ 80 000 homoj jare submetiĝas al ekzamenoj pri ŝtataneco. La ekzamenoj estis enkondukitaj de la tiama laborista registaro en 2005.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Detruo-dilemo

En Serbio ekzistas tunoj da senbezonaj municioj, konstatas la registaro. Parto de la 8500 tunoj devenis de la iama Jugoslavia Popola Armeo.

Dum la milito en Jugoslavio en 1999 estas detruitaj multaj armiloj. Poste en Serbio estis konstruitaj novaj municio-deponejoj. Tamen por la nunaj konfliktoj la municioj ne plu taŭgas.

Ne eblos vendi la municiojn kaj mankas al Serbio la kapablo almenaŭ kelkajn detrui. Ekzistas pli ol 100 tunoj da napalmo, kaj ĉirkaŭ 900 tunoj da municio kun blanka fosforo (por fumbomboj). Ilin eksporti por detrui eksterlande kostos multon.

Dimitrije JANIČIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forna Kalifornio

Post 9 jardekoj Libio perdas sian ĝisnunan klimatan rekordon. Ĝin oni ne plu opiniu kiel la plej varman lokon de la mondo: tiu estas Kalifornio. Ja ne kulpas la pasintjara somero, spite al laŭdira rekorda (ĝis la venonta jaro ...) varmego. Ni priskribu ĉi-sube, kio okazis.

Avanposteno

Ĝis 2012 la fakuloj konsideris, ke en Libio – kaj precipe en la tiam itala avanposteno de El Azizia, je ĉirkaŭ 50 km de Tripolo kaj 163-metra altitudo – okazis la plej alta temperaturo oficiale registrita iam sur la terglobo: + 58 centezimalaj gradoj, en la 13a de septembro 1922. Esploroj freŝe plenumitaj de Monda Organizaĵo pri Meteologio (kaj pli precize de internacia komitato, kies anoj devenas de Libio, Italio, Hispanio, Egiptio, Francio, Maroko, Argentino, Usono kaj Britio) montris, ke tiu kalkulo ege malfidindas: la italaj mezurintoj trafis en ne malpli ol 5 erarojn, tiel ke la tiutaga temperaturo, se ne agrabla (kio ja estus troigo), devis esti je minimume 7 gradoj pli malalta: plej verŝajne temis pri „nur” 51 gradoj.

Maljustaĵo

Ŝajnas, ke la donitaĵo tiam registrita de oficiroj de la itala armeo, ĝis nun rigardata tute valida, estis fakte akirita pere de malprecizaj iloj de la epoko, nelaste iu antikviĝinta termometro nomata Six-Bellini. La rekordo nun pasas al Furnace Creek, situanta en la tiel nomata Mortovalo de Kalifornio (Usono). En tiu loko, ne aparte gastigema, ankaŭ ĉar ĝi troviĝas je 54 metroj sub la marnivelo, rekorda varmeco (+ 56,7 centezimalaj gradoj) estis oficiale observita ne lastatempe, sed eĉ pli antaŭe ol la libia mezurado, en julio 1913. Post preskaŭ jarcento maljustaĵo do finiĝis.

Interreto

Pli da informoj pri ĉi tiu fakto, kune kun ĝisdatigitaj faktoj pri interalie la plej varmaj kaj malvarmaj, sekaj kaj malsekaj lokoj de la mondo, haveblas anglalingve ĉe la interreta adreso wmo.asu.edu.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grimpado kiel terapio

Grimpado povas sanige efiki sur la korpon kaj cerbon, laŭ spertuloj ĉe kliniko en Innsbruck, Aŭstrio.

En la urba infana kliniko grimpado estas uzata kiel terapio por infanoj kun mov- kaj evolu-problemoj. Kvin etuloj partoprenis semajnon da intensa terapio en la kliniko. Du fizioterapiistoj kaj kuracisto pasigis semajnon kun la infanoj en ludparko kaj ĉe grimpado-muro.

Parolado

La terapiistino Judith Waldlauf asertas, ke grimpado favore efikas sur la infanan sanon. Waldlauf okupiĝis pri infanoj, kiuj estis antaŭtempe naskitaj kaj tial havas problemojn pri evoluo, parolado, kunordigo kaj koncentrado.

La sepjara Noah, kiu havas transplantitan koron, kaj kiu suferis apopleksion, tiel ke lia maldekstra korpoparto estas paralizita, uzis grimpadon kiel terapion. Rezulte la paralizo ĉe li ne plu reale rimarkeblas.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojoj al bonaj profitoj

Trafikŝtopiĝoj pli kaj pli karakterizas la urbon Antananarivo en Madagaskaro. Kreskas la nombro de veturiloj, tiel ke rimarkeble malboniĝas la kvalito de la aero en la urbo. La loĝantaro suferas ankaŭ pro trafikbruo.

Enporti aŭtojn aŭ eĉ aŭto-partojn fariĝas bona komerco. Abundas laŭlonge de stratoj veturiloj kun afiŝoj „vendata”. Per ili favorpreze komercas unuopuloj, kiuj enportas malnovajn aŭtojn malpli ol 10-jarojn aĝajn.

Eksterlando

La komercistoj laboras kun partnero en eksterlando. Tiu elserĉas aŭtojn laŭmende de malagasa kliento kaj ilin enŝipigas. Kaze de aŭto-partoj, tiu enmetas ilin aŭ en konteneron aŭ en eksportotan buseton, kiel Mercedes Benz Sprinter, aŭ ŝarĝaŭton.

Furoras busetoj germanaj kaj japanaj. Same kamionetoj francaj kaj italaj. Pli kaj pli laŭmodas luksaj aŭtoj, aparte de la klasoj et-burĝa aŭ altranga. Depende de la kvalito 10-jara kamioneto Renault por veturigi kvin homojn kostas ĉirkaŭ 700 eŭrojn. Tio egalas al 16-monata salajro de altranga ŝtatoficisto.

Konkurenco

Al koncesiuloj pri novaj aŭtoj malplaĉas la konkurenco. Ili malaltigis la prezojn de aŭtoj enportitaj el Barato aŭ Ĉinio. Kelkaj mem okupiĝas pri malnovaj aŭtoj, kiujn ili ekspozicias en aliaj lokoj.

Malfacile estas regi la komercon pri malnovaj aŭtoj kaj pri aŭto-partoj. Parte kulpas koruptaj doganistoj. Ili scias, ke enportistoj bone profitas, kaj ili postulas grandajn dogano-impostojn.

Henriel FIDILALAO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henriel Fidilalao el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elefanta komunikado malkodita

Sciencistoj de la universitato de Vieno malkodis la „sekretan lingvon” de elefantoj. Teamo de esploristoj sukcesis solvi la misteron, kiel ĉi tiuj bestoj – altaj ĝis 4 metrojn – estigas siajn ege malaltajn sonojn. Tiu formo de komunikado okazas ankaŭ inter homoj en la infrasona bendo (sub 20 hercoj). La ekstreme malaltaj sonoj, kiujn oni povas similigi al la plej malaltaj sonoj de orgeno, ebligas al elefantoj interkomunikiĝi je plurkilometra distanco. Temas pri iaspeca sekreta komunikado por la socie vivantaj bestoj.

Voĉkordoj

La fakto, ke elefantoj disponas pri tia kaŝa lingvo, estas delonge konata. Ĝis nun oni tamen ne sciis, kiumaniere estas estigataj la basaj sonoj. Pri ĉi-lastaj estis du hipotezoj: laŭ la unua, tiuj okazas samkiel ĉe homoj per vibrado de voĉkordoj. Laŭ alia interpreto, la elefantoj produktas ilin dum ronronado, kiel la katoj, pere de alterna aktivado kaj malaktivado (depende de ĉiu aparta sonimpulso) de la interna laringa muskolaro.

Mortinta elefanto

Por solvi tiun misteron, la esploristoj ĉirkaŭ Angela Stöger kaj Christian Herbst prenis laringon de mortinta elefanto kaj plenumis eksperimentojn pri ĝi en la departemento pri kogna biologio de la universitato de Vieno, kies estro nomiĝas Tecumseh Fitch. Do la esploristoj pruvis, ke la principoj konataj pri la homa voĉo validas ankaŭ por multaj mamuloj: de plej altaj ultrasonoj de vespertoj (110 000 hercoj) ĝis plej malaltaj infrasonoj de elefantoj.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Komerce en la klasĉambro

Senĉese kreskas en Madagaskaro la nombro de privataj institucioj kaj universitatoj, kiuj situas ĉefe en Antananarivo. Videblas ĉie reklamoj por allogi kaj gepatrojn kaj gejunulojn. La ĉefa allogilo estas la monata „plej avantaĝa studkosto”, kiu tamen egalas al la baza monata salajro de ordinara laboristo.

La plimulto de tiuj institucioj luas lokon ĝenerale apenaŭ taŭgan. Kiam kreskas la studentaro, la respondeculoj improvizas, starigante kursejon eĉ en antaŭĉambro. Kelkaj institucioj troviĝas en la urbocentro, kie regas bruaĉoj kaj noca atmosfero.

Reklamante, la institucioj substrekas la enhavon de siaj studprogramoj, sed ofte silentas pri la instruistaro, aŭ simple citas la nomon de tiu aŭ alia konata docento de la ŝtata universitato, kiun ili dungis.

Permesilo

Studfakoj – popularas juro, firmao-mastrumado, komputila programado, domkonstruado, gazetara komunikado – ripetiĝas ĉe diversaj institucioj. Tamen el cento da tiaj organizaĵoj, nur dudeko estas agnoskita de la ŝtato. La ceteraj kontentiĝas pri permesilo simple malfermi studejon.

Tial viktimiĝas multaj gejunuloj ekzemple el kamparaj regionoj: la instruo-komercistoj vendas al ili kursojn kaj disdonas diplomojn, pri kiuj firmaoj apenaŭ interesiĝas.

Aliflanke ne ĉiu institucio celas trompi siajn studentojn. Kelkaj insistas pri altaj kvalifikoj ĉe sia docentaro, publikigas la nomojn de instruistoj, kaj kunlaboras kun prestiĝaj eksterlandaj universitatoj.

Diplomitoj

La institucio INSCAE en Antananarivo, kiu fakas pri kursoj en librotenado kaj volas protekti sian reputacion, interrilatas kun kanadaj universitatanoj. Lokaj firmaoj donas prioritaton al la diplomitoj de INSCAE. Tamen la tiea studkosto tri- aŭ kvar-oble pli altas ol ĉe aliaj studejoj.

Antaŭ 50 jaroj Madagaskaro povis fieri pri sia sola, sed avangarda universitato Ankatso [ankacu]. Poste la registaro malaltigis la instruado-buĝeton kaj neglektis la universitaton. En la 80aj jaroj la Monda Banko antaŭenigis la privatigon de ŝtataj universitatoj. Tiam ili trejnis studentojn laŭ la bezonoj de lokaj firmaoj kaj apenaŭ okupiĝis pri scienca esplorado.

En 2012 strikis docentoj ĉe ŝtataj universitatoj, postulante pli da mono. Ilin subtenis studentoj, kiuj mem neregule ricevis siajn stipendiojn.

Bredado

La plimulto de la malagasoj estas kamparanoj. Ĉiujare kvardeko da abiturientoj estas akceptita ĉe la supera studejo pri agrikulturo kaj bredado, el kiuj nur deko studas besto-kuracadon. Post kvin jaroj, Madagaskaro produktos nafton, sed la registaro ne antaŭvidas trejnadon de koncernaj teknikistoj kaj fakuloj.

Ŝajnas, do, ke la registaro volas konservi la nunan situacion, kiu sen rigoraj normoj, sen planado, permesas al kelkaj redukti instruadon al nura komerca afero.

Henriel FIDILALAO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henriel Fidilalao el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

TAP: projekto por sud-eŭropa gaskoridoro

Antaŭ nelonge la registaroj de Grekio, Albanio kaj Italio subskribis interkonsenton, kiu ebligos al suda Eŭropo sendependiĝi de la rusa gaso.

La projekto TAP (Trans Adriatic Pipeline) ebligos la transporton de natura gaso el Kaspia Maro en Azerbajĝanon, kaj poste en Kartvelion, Turkion, Grekion, Albanion kaj fine tra Adriatika Maro al Italio. TAP konkurencas kun Nabucco, projekto kiu rezultigos plian koston.

La kontrakto kun la konsorcio Ŝah Deniz II (kies ĉefaj partneroj estas BP kaj Statoil) antaŭvidas la importadon de kvanto je 16 miliardoj da kubaj metroj jare.

Por Albanio tio signifas investon de ĉirkaŭ 2 miliardoj da eŭroj. Ĝi kreos milojn da novaj laborpostenoj, sekve plian impulson al la landa ekonomio. Oni planas ankaŭ la konstruon de grandaj gasdeponejoj en Albanio, apud la marbordo.

Ankaŭ alia projekto, IAP (Ionian Adriatic Pipeline), plektiĝonta kun la kondukto de TAP, trapasos Albanion, ebligante provizadon per natura gaso de Montenegro, Bosnio-Hercegovino, Makedonio, Kroatio kaj eventuale Serbio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova nomo

La slovaka registaro ŝanĝis la nomon de la ministerio pri eksterlandaj aferoj. Ekde oktobro 2012 ĝi estas konata kiel „Ministerio pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de la Slovaka Respubliko”. Tiel la ŝtato emfazas la respondecon de la ministerio pri eŭropa politiko.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gasojlo el lignaj defalaĵoj

La aŭstra nafta konzerno OMV malfermis la testan instalaĵon BioCrack, per kiu unuafoje en la mondo estos produktata biogasojlo. El t.n. firma biomaso oni povas produkti gasojlon kun alta biogena parto, taŭgan por ĉiuj motoroj.

Subvencio

La testa instalaĵo estis starigita de OMV en la rafinejo Schwechat [ŝveĥat], proksime al Vieno, kunlabore kun la konstrufirmao de biogasojlaj instalaĵoj BioEnergy International, havanta sidejon en Graz [grac]. En la instalaĵo oni investis 6,7 milionojn da eŭroj, el kiuj 2 milionoj estas ŝtata subvencio. El firma biomaso, nome substancoj kiel lignaj deskrapaĵoj aŭ pajlo, estos produktata gasojlo noveca, per kiu ĉiuj motoroj povas funkcii.

Moderna biobrulaĵo

„Per la rekta prilaboro de lignaj defalaĵoj ni sukcesis produkti plej modernan biobrulaĵon sen uzi por tiu celo agrikulturajn produktaĵojn”, diris la ĉefo de OMV Gerhard Roiss ĉe la solena malfermo de la instalaĵo. Doris Bures, la ministrino pri infrastrukturo, substrekis, ke Aŭstrio kalkulas je naturmedia kaj prienergia teknologio kaj aldone je „zorga uzado de krudaĵoj”. La projekto estas subvenciata kadre de la aŭstra esplora kaj teknologia programo Novaj energioj 2020.

Merkata kvalito

Oni prognozas, ke ĝis 2020 la prigasojla postulo estos kreskinta je minimume dek procentoj. La nova instalaĵo baziĝas sur novspeca patentita metodo: biomaso estas varmigata per peza mineraloleo ĝis 420 celsiaj gradoj por produkti gasojlon kun 20-procenta biogena parto. La metodo devos esti testita ĝis la mezo de 2014 kaj evoluigita ĝis atingo de merkata kvalito.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Muzeo pri la malvarma milito

En nord-okcidenta Litovio, proksime de la pitoreska urbeto Plateliai, pasintjare aperis objekto, kiu estas amase vizitata de litovaj kaj eksterlandaj turistoj. Ĝin vualas plurjardekaj sekretoj kaj risko je la vivo. Ja en la sepa jardeko de la pasinta jarcento tie troviĝis subtera militbazo, en kiu staris kvar nukleaj misiloj, direktitaj al okcidenta Eŭropo. Tamen la epoko ŝanĝiĝis kaj la mistero iom senvualiĝis. La iama sovetia militbazo hodiaŭ transformiĝis al unika muzeo pri la malvarma milito, kiu por du jaroj estis transformita al alloga kaj interesa vizitindaĵo.

La ideo konstrui subteran bazon de nukleaj misiloj estiĝis en la kapo de sovetiaj oficiroj, kiam ili eksciis, ke ilia multjara malamiko – Usono – jam faras la samon. Tial en la jaro 1960 apud Plateliai komenciĝis konstruado de la unua en tiama Sovetio subtera bazo de nukleaj misiloj. Kial ĉi tie – en fora litova vilaĝo? Lago, arbaro, alteco supermara (170 m), facila grundo (sablo), maldense loĝata tereno – ege favoris la aperon de tiuspeca objekto. Estis grava ankaŭ la fakto, ke Litovio situis tuj apud la okcidenta limo de Sovetio. Tio signifis, ke misiloj facile povis atingi ajnan gravan objekton de NATO en okcidenta Eŭropo.

En la konstruado de la militbazo apud Plateliai partoprenis ĉirkaŭ 10 000 soldatoj, precipe estonoj. Per simplaj fosiloj ili fosis kvar 30 m profundajn putosimilajn ŝaktojn kaj la elfositan grundon uzis por konstruado de nova vojo al la estonta militbazo. Meze de la kvarangulaj putegoj soldatoj elfosis alian multe pli grandan kavon, betonis ĝin, aldonis metalan kovrilon kaj kaŝis per grundo. Poste ĉi tien oni alportis amason da komplikaj aparatoj, radio- kaj elektro-stacioj kaj aranĝis manipulcentron de misiloj. Kvar el ili estis kaŝitaj en profundaj ferbetonaj putoj, kiujn protektis movebla 200-tuna kovrilo, kiu, se necese, povis en kelkaj minutoj malfermi la vojon por nuklea misilo.

La militan terenon gardis bariloj, kiuj formis eĉ ses sekurecajn liniojn. Unu barilo estis kvazaŭ elektrodissendilo, ĉar tagnokte tra ĝi fluis elektra kurento – tage kun tensio de 220 voltoj, nokte – kun 1700 voltoj.

Tuj antaŭ la novjaro 1963 la unua sovetia subtera bazo de misiloj ekfunkciis. Kvar misiloj R-12 (usona nomo SS-4), komencis gardi pacon en Eŭropo. La misiloj estis 23 m longaj, el kiuj 19 m estis misilo-portanto kaj 4 metroj – la kapeto de la nuklea misilo kun radioaktiva plutonio. La potenco de unu misilo atingis 1-2,3 megatunojn – dekoble pli granda ol la bomboj, kiuj falis sur Hiroŝimon kaj Nagasakon. Nuklea misilo laŭ la tiamaj prezoj kostis inter 150 kaj 1500 milojn de usonaj dolaroj.

La misiloj bazitaj en Litovio estis direktitaj al okcidenta Eŭropo – Norvegio, Britio, Hispanio, Germanio, Turkio. La direkto ĉiujn kelkajn jarojn estis korektata depende de la tiamaj rilatoj inter Sovetio kaj la ŝtatoj de NATO. Feliĉe, dum tiu periodo eĉ ne unu misilo elflugis de ĉi tie. Nur en la jaro 1968, kiam la sovetia armeo eniris Pragon, la militbazon trafis ordono el Moskvo: prepari nuklean misilon por eventuala alarmopreteco.

Fino de la ekzistado

En la jaro 1978 la usona spionservo malkovris la situon de la sekreta objekto kaj la misila bazo perdis gravecon. La misiloj estis forigitaj. Dum du jaroj soldatoj gardis la militbazon kaj poste retiriĝis.

Longan tempon la subtera konstruaĵo restis sen ajna respondeco kaj komencis ruiniĝi. Ĉi tien povis veni ĉiu, kiu interesiĝis pri la sekreta objekto. Kaj io plia – post la retiriĝo de soldatoj ĉi tie ankoraŭ restis diversaj metalaj instalaĵoj, kabloj, motoroj, kiuj altiris diversspecajn aĉetantojn.

Renaskiĝo de la milita etoso

Post longa nenies-posedado la iama sekreta subtera bazo de nukleaj misiloj transiris al la nacia parko de Žemaitija (etnografia regiono de Litovio), kiu en 1996 instalis ĉi tie ekspozicion pri militismo. La ideo evidentiĝis tre interesa kaj alloga por multaj scivoluloj. Do, oni decidis antaŭeniĝi.

Eŭropa Unio bonvenigis la intencon, por ke la iama militbazo transformiĝu al moderna muzeo pri la malvarma milito, kaj tiucele oni disponigis monrimedojn. Do, post dujara rekonstruo, printempe de 2012 la muzeo malfermis la pordon kaj fariĝis unu el la plej vizitataj lokoj en Litovio.

Hodiaŭ vizitantoj povas vidi ŝaktan bazon de misil-funkciigo, kie en du etaĝoj estas instalita ekspozicio pri la plurjardeka milita kontraŭstaro, pri ĝia influo al la historio de Eŭropo kaj Litovio kaj pri la eventuala danĝero pri nuklea armado por la homaro. Ĉi tie oni senvualigas ankaŭ la principojn pri la funkciado de la iam strikte sekreta militbazo kaj prezentas modelon de la misilo R-12.

El la ekspoziciaj salonoj vizitantoj laŭ malvasta koridoro povas iri al unu el la kvar misilaj ŝaktoj por vidi kiel estis instalitaj la mortigaj nukleaj misiloj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Per la kapo malsupren

Fruoktobre vizitis Grekion la albana ministro pri eksteraj aferoj, Edmond Panariti. En gazetara konferenco Panariti konstatis, ke la kapo de la aglo sur la albanaj flagoj aperas malsupre.

Silentis la ministro, sed male albanaj ĵurnalistoj kaj anoj de opoziciaj partioj. Ili taksis la eraron provoko flanke de grekoj por maldignigi albanojn, kiuj volas, ke Grekio agnosku la t.n. Ĉamerio-aferon. Temas pri teritorioj apud la landlimo, el kiuj post la dua mondmilito albanoj estis dekmilope elpelitaj.

La sekvan tagon pardonpetis la greka ministro pri eksteraj aferoj, Dimitris Avramopolus. „Tiu ĉi incidento ne estu ekspluatata de politikaj ekstremistoj. Inter ambaŭ landoj floras amikeco kaj kunlaboro”, opiniis la ministro.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grava konferenco

En oktobro pasintjara okazis en Priŝtino, ĉefurbo de Kosovo, internacia konferenco pri virinoj en la socio. Partoprenis ĉirkaŭ 100 delegitoj, inkluzive de la eksa sekretario de la usona ŝtata departemento, Madeleine Albright [madlin olbrajt].

La konferenco aparte gravas al Kosovo, sendependa jam de nur kvar jaroj kaj heredinta notindan konservatismon rilate virinajn rajtojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Paca maratono

La kenjano Lawrence Kimwetich Kimaiyo venkis en la 89a internacia pac-maratono en la orient-slovaka metropolo Košice [kóŝice] (ĉ. 400 km for de la ĉefurbo Bratislavo). Li venkis kun rekorda tempo: 2:07:01. Inter la virinoj venkis lia samlandanino Wanjiku Mugo Hellen ankaŭ kun rekorda tempo: 2:29:59.

La maratono (ankaŭ duonmaratono, minimaratono kaj konkursoj por handikapuloj) okazas ĉiam la unuan dimanĉon en oktobro. Ĝi estas la dua plej malnova maratono en la moderna mondo: la unua okazis en Bostono, Usono.

Pli ol 800 urboj en la mondo okazigas ĉiujaran maratonon. La plej grandan organizas Bostono. Sekvas Novjorko kaj Londono.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amika kunveno

Kritikis la malaltigon de la EU-buĝeto en la jaroj 2014-20 neformala grupo konsistanta el ĉefministroj kaj aliaj ministroj el 16 landoj.

Kunvenis en oktobro en Bratislavo, Slovakio, t.n. amikoj de kunteniĝo, kiuj reprezentas 15 membroŝtatojn de EU plus Kroatio. Subskribis la „amikoj” deklaracion, kiu signalos al Bruselo, ke eŭrofondusoj kaj kunteniĝo gravas cele al daŭrigebla kreskado, kreado de novaj laborpostenoj kaj plifortigo de konkurenckapablo.

Ĉeestis la kunvenon krom la diversaj ministroj i.a. la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Martin Schulz, kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso.

La kunveno, la dua de la „amikoj”, rezultis de iniciato de la slovaka ĉefministro, Robert Fico.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontente en sia geto

La komuna merkato de Eŭropa Unio, pri kiu neniu dubas, ke ĝi estas la baza celo de la komuniĝo en Eŭropo, portas nekontraŭstareble konsekvencojn, kiujn la aliĝintaj ŝtatoj ne ŝatas. Unu el ili estas la fakto, ke ĝi malfortigas la nacian identecon de unuopaj nacioj kaj la pretecon senkritike akcepti la regon de la propra nacio.

Nome, la merkato postulas (estas almenaŭ rekomendinde), ke laborfortoj moviĝu ĉien tra Eŭropo. Homoj, kiuj ne havas laboron en sia lando, serĉu ĝin en alia; homoj, al kiuj oni ofertas pli da gajno en alia lando, tien iru. Tio aŭtomate signifas, ke ĉiam pli da homoj ekhavas du aŭ plurajn patrujojn, ĉar multaj el ili geedziĝas kaj en nova lando havas infanojn, kiuj iĝas identece io alia ol estas la gepatroj (aŭ unu el la gepatroj).

Imposto

Se ankaŭ tiuj infanoj poste disiras al diversaj landoj kaj gajnas plian novan patrujon kaj nacian identecon, kio okazas? Ĉiam pli da homoj havas du aŭ tri patrujojn ene de EU. Krome, se iu el tiuj patrujoj postulas fortan fidelon al ĝi, se ĝi postulas malami iun alian (kutime najbaran) landon aŭ pagadon de alta imposto, la homoj ne pretas akcepti tion nome de sia unua patrioteco.

La homoj, kiuj multe vojaĝas tra la teritorio de la merkato, iom post iom perdas la fortan apartensenton al sia komenca patrujo kaj iĝas ĉiam pli konvinkitaj eŭropanoj.

Nuntempe ankoraŭ granda plimulto de la homoj en EU ne ŝatas ŝanĝi sian patrujon kaj iri alilanden, ĉefe pro sia gepatra lingvo, senigite de kiu ili en aliaj landoj iĝas duagradaj civitanoj. Pro tio la priskribita identeco-ŝanĝo ankoraŭ esence ne tuŝis la naciajn ŝtatojn kaj ili ne tro devas timi. Transloĝiĝi al alia lando decidas tre eta elcentaĵo de la homoj.

Lingvoj

La kazo de la hungaroj kaj ĉeĥoj, kiuj evoluigis eksternormalan naciismon, povis okazi nur danke al la fakto, ke ili estas relative bone evoluintaj (ne ankoraŭ rande de malsato) kaj havas malfacilajn kaj nerespektatajn lingvojn.

Grekoj malgraŭ granda mizero ankoraŭ ne iras amase alilanden, ĉar ili same timas iĝi duagradaj civitanoj pro sia lingvo, kaj eĉ pli ekspluatataj, ĉar oni ja scias, ke nun ili bezonegas helpon de aliaj.

Britoj evoluigis sian naciismon kaj kontraŭadon al EU, ĉar inverse ili timas perdi sian superecon, se ili transloĝiĝus aliloken, ĉar ili konas neniun lingvon krom la sia.

Egalrajteco

Pro tio en la intereso de la naciistoj, vivu la nuna lingva stato de domino de la angla, kiu malebligas la efektivan egalrajtecon de alilandanoj en novaj partoj de la sama merkato kaj tial malebligas grandamasan moviĝadon de la laborfortoj en Eŭropo.

Se oni enkondukus Esperanton, ĝi egalrajtigus ĉiujn kaj grave plirapidigus la moviĝadon de la homoj tra EU kaj rapide fortigus senton pri eŭropa identeco.

Sed tio ja ne havas ŝancon. Naciistoj, kiuj ankoraŭ superas en la regantaj tavoloj, sincere kontraŭas tion. Ankaŭ esperantistoj kontraŭas, ĉar ili ne ŝatas, ke Esperanto sukcesu – ili kontentas en sia geto.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De praavo al arto

Iama insekticido-fabriko en Vieno fariĝis „fabriko” por artistoj. Ĝin posedas la arkitekto Peter Zacherl [caĥerl], kies praavo konstruis la fabrikon en la 19a jarcento.

En Tbiliso, la nuna ĉefurbo de Kartvelio, Johann Zacherl rimarkis, ke tie oni protektas vestaĵojn kaj tapiŝojn kontraŭ insektoj per piretro-pulvoro. Temas pri insekticido ricevita el floroj de tanaceto-specioj.

Zacherlin

Ekde 1870 li enportis tiun pulvoron al Vieno, enboteligis kaj vendis ĝin en la tuta Eŭropo. La marko estis Zacherlin. Post la unua mondmilito la insekticido ne bone vendiĝis. Ĉesis la produktado kaj fermiĝis la fabriko.

La okulfrapa konstruaĵo travivis la duan mondmiliton sen grandaj damaĝoj. Ĝi uziĝas nun kiel loĝdomo kaj laborejo por Peter Zacherl. Cetere la granda halo funkcias kiel koncertejo aŭ laborejo kaj ekspoziciejo por artistoj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spegula mondo

Luigi Malerba (1927-2008) estis elstara itala verkisto, plej konata precipe pro siaj filmscenaroj, sed ankaŭ pro siaj noveloj, historiaj romanoj, infanlibroj k.a. Kun miro mi rimarkas, ke la itala Vikipedio inkluzivas lian libreton La pensemaj kokinoj (unuafoje eldonitan en 1980) en la liston de porinfanaj libroj, sed mi konsideras tion eraro. Entute, la rakontaro de Malerba ŝajnas humura mozaika spegularo de la tuta homa vivo, do ĝi spegulas i.a. ankaŭ infanecan naivecon, ĉar tiu estas unu el la aspektoj de nia vivo. Ni ja povas amuzi niajn infanojn, legante al ili kelkajn el la rakontetoj, sed la plej multaj taŭgas nur por plenkreskaj legantoj, laŭ mi.

Unueca

La rakontetoj, kiuj konsistigas la libreton La pensemaj kokinoj, estas etaj ŝercoj aŭ fabloj, kun aŭ sen evidenta moralinstrua finaĵo. Kvankam ĉiu rakonteto legeblas aparte, sendepende de la resto, la libreto ja estas unueca laŭ strukturo kaj ĝenerala stilo. La komikeco rezultas plej ofte el la karakteroj de la protagonistoj, ĉar la bunta galerio de kokinoj estas kolekto de karikaturaj psikologiaj portretoj pri diversaj homaj tipoj. Kiam la rilatoj inter la priskribitaj kokinoj kaj la ĉirkaŭa kokinejo malekvilibriĝas, la komikeco realiĝas pere de ridindaj situacioj.

Ofte la humuro de Malerba iĝas iel malica kaj satira. Tiam ĝi celas ĉu apartajn kokinajn karakterojn, ĉu la tutan kokinejon (tiamaniere spegulante ĉu la homajn karakterojn, ĉu la homan socion). La anguloj, kien la aŭtoro metas siajn spegulojn, varias: kelkfoje la spegulpeco situas en la okuloj de la protagonista kokino, rigardanta la kokinejon, alifoje ĝi troviĝas en la okuloj de la kokinejo, rigardanta la koncernan kokinon, alifoje la kokino (aŭ la tuta kokinejo) rigardas la homan socion, alifoje tute inverse okazas, kaj finfine ofte aperas amuza ambigueco kaŭze de pluraj spegulpecoj, funkciantaj kune, el diversaj anguloj.

Cetere, la spegulpecojn de Malerba oni povus klasifiki en plurajn kategoriojn laŭ diversaj kriterioj: ili estas pligrandigaj aŭ malpligrandigaj, rektaj aŭ inversigaj aŭ ridigaj ktp. Laŭ la vidpunktoj de la legantoj, diversaj kokinoj en la libreto povas esti amindaj aŭ abomenindaj, ridindaj aŭ kompatindaj, kelkfoje eĉ admirindaj, samkiel la homaj personecoj en la reala vivo. Tiele nia empatio aŭ manko de empatio varias ambigue, dum ni ofte vidas niajn proprajn difektojn aŭ malfortecojn en la kokina mondo.

Ekzemploj

Jen ekzemplo de kokino, kiu rigardas sin en la spegulo de sia propra sonĝo, en rakonteto 64:

Manĝavida kokino manĝis tro da ŝtonetoj kaj sentis peza sian stomakon. La postan nokton ŝi sonĝis, ke ŝi estas kokino. Tiu sonĝo tiom malagrablis al ŝi, ke frumatene ŝi iris al la arbareto kaj de tiam oni neniam revidis ŝin. [Nu, kiu el ni ne malkontentas kelkfoje pro la limoj de la homa identeco.]

Jen ekzemplo de tipa Bovary-eca karaktero en rakonteto 82:

Nekontentigita kokino estis spektinta „Sinjorino Bovary”-n per televido kaj sentis sin malfeliĉega vivi en mizera provinca kokinejo. Ŝi revis iri al Romo. Kaj jen kio okazis al ŝi, kiam ŝi ja alvenis al Romo: La postan tagon, ĝi estis ekspoziciata, sen plumoj kaj kapo malsupren, en la montrofenestro de granda magazeno. [Jen kiel Malerba resumas la faman romanon de Flaubert per seplinia ŝerco. Se oni konsideras romanon spegulo de la vivo, jen ĉi tie Malerba prezentas al ni spegulon de la spegulo.]

Jen brile trafa satira politika ŝerco en rakonteto 112:

Sicilia kokino decidis aliĝi al Mafio. Ŝi vizitis mafian ministron por havi rekomendon, sed ĉi tiu diris, ke Mafio ne ekzistas. Ŝi iris al mafia juĝisto, sed ankaŭ li diris, ke Mafio ne ekzistas. Ŝi fine vizitis mafian urbestron, kiu same diris, ke Mafio ne ekzistas. La kokino reiris la kokinejon kaj al la kompaninoj, kiuj demandis ŝin, ŝi respondis, ke Mafio ne ekzistas. Tiel ĉiuj kokinoj opiniis, ke ŝi iĝis mafianino, kaj ege timis ŝin. [Tie kaj la karakteroj kaj la cirkonstancoj estas komikaj.]

Jen satiro pri la tre pedantaj sciencistoj en rakonteto 90:

Aristotela kokino decidis studi la katon laŭ scienca vidpunkto. Ŝi priatentis la voston, la krurojn, la ungegojn, la orelojn, la nazon, la vilon, sed ŝi embarasiĝis, kiam ŝi provis klarigi, al kio utilas la lipharoj. „Ili utilas al plibeligo”, diris alia kokino, nearistotela. „Beleco ne estas scienca koncepto”, rebatis la aristotela kokino, kaj ŝi eksaltis sur la katon por forŝiri ĝiajn lipharojn. La kato unuglute forŝiris ŝian kreston, kiu utilas al nenio, laŭ scienca vidpunkto. [Mi notu, ke ĉi tie krom la karaktera kaj la situacia formoj de komiko, aperas ankaŭ la komikeco kaŭzita de lingvaĵo. La filozofeca parolmaniero de la aristotela kokino estas ridinda, ĉar ĝi malkongruas kun ŝiaj mensaj limoj.]

Tre interesa kaj ambigua ŝajnas al mi la rakonteto 54:

Filozofa kokino rigardis ŝtonon kaj diris: „Kiu povas diri al mi, ĉu tio estas ŝtono?” Kaj ŝi rigardis arbon kaj diris: „Kiu povas diri al mi, ĉu tio estas arbo?” – „Mi tion povas diri”, respondis ordinara kokino. La filozofa kokino ĵetis kompatan rigardon kaj demandis: „Kiu vi estas por pretendi doni respondon al miaj demandoj?” La ordinara kokino maltrankvile konsideris ŝin kaj respondis: „Mi? Mi estas kokino.” Kaj la alia: „Kiu povas diri al mi, ĉu vi estas kokino?” Post kelka tempo la filozofa kokino troviĝis tre izolita. [Tiu rakonteto pensigas min pri la famaj (kaj amuzegaj!) paradoksoj, kreitaj de Zenono el Elea en la 5a jarcento a.K. Tiu greka antaŭ-sokrata filozofo havis aparte ĉarman pensmanieron, kiu por la nuna leganto ŝajnas iel infaneca, tamen ĝi daŭre ege defie ekscitas nian menson. Cetere, min tre amuzis la konkludo de la supra rakonteto. Pensemuloj ofte troviĝas izolitaj ankaŭ en la homa socio, precipe kiam iliaj demandoj estas tro abstraktaj kaj maltrankviligaj. Kaj kio povas esti pli maltrankviliga ol la sento, ke nia racio estas tiom limigita kaj maltaŭga por kompreni la grandajn enigmojn de la universo.]

Preferata kokino

Mia preferata kokino estas la tiel nomata „bonviva kokino” el la rakonteto 63:

Bonviva kokino kutimis kanti iam ajn sen priatenti, ĉu ŝi ovon ellasis aŭ ne. La mastrino alkuris la kokinejon, ne trovis ovon kaj furioza foriris. „Kial vi kantas?” demandis ŝiaj kompaninoj. „Mi kantas, ĉar mi estas feliĉa”, respondis la bonviva kokino. Ŝiaj kompaninoj ne komprenis; ili opiniis, ke ŝi freneziĝas. Sed tamen ŝi provis klarigi, ke ne freneza sed feliĉa estas ŝi kaj diris: „Ĉu mi malbonfaras estante feliĉa?” [Miaopinie, ne nur bonviva, sed ankaŭ saĝa kaj imitinda estas tiu brava kokino. Mi rememoros ŝin kun plej granda respekto.]

Manjo Austin

Mi parolu nun pri la plej tikla ero en la libreto, la rakonteto 108. Jen ĝi:

Kokino de la Centra Oficejo volis studi la verkaron de William Auld, sed ĉiufoje ŝi kapdoloris. Ŝi provis la verkaron de Kaloĉajo, sed ankaŭ ĝi kapdoloris ŝin. Ŝi plue provis la verkarojn de Lorjak, de Kris Long, de Kamaĉo, de Ŝtimec, de Manuel de Seabra, sed pli kaj pli malboniĝis al ŝi. Iun tagon, ŝi hazarde malfermis libron de Manjo Austin kaj legis plurajn paĝojn sen ricevi plej malgrandan kapdoloron. Ekde tiu tago ŝi decidis, ke ŝia preferata verkisto estas Manjo Austin.

Konsterna rakonteto, ĉu ne? Neniu piednoto mencias la fakton, ke ĉi-foje temas ne pri normala traduko, sed pri adapto de la originala rakonteto. Mi fariĝis tre scivola pri la originala versio kaj sukcesis trovi personon, kiu kundividis mian intereson kaj respondis al kelkaj miaj demandoj koncerne la italan eldonon. Tiu estas Carlo Minnaja, kiu faris por mi laŭvortan tradukon de la rakonteto 108. Jen ĝi:

Iam kokino de Vibo Valentia volis studi la filozofion de Wittgenstein, sed ĉiufoje ŝi ekhavis grandan kapdoloron. Ŝi provis kun Whitehead, sed ankaŭ kun li ŝi ekhavis kapdoloron. Ŝi provis plue kun Weiss, kun Wolff, kun Walel, kun Windt, sed estis eĉ pli malbone. Iun tagon ŝi hazarde malfermis libron de Wodehouse kaj legis kelkajn paĝojn sen eĉ minimuma doloro. Ekde tiu tago ŝi decidis, ke ŝia preferata filozofo estas Wodehouse.

Vibo Valentia estas sud-itala ne tro konata urbeto. Ĉu Ĵak Le Puil, anstataŭigante ĝin per la Centra Oficejo, celis ironii la centrisman karakteron de UEA? Wodehouse estas ne filozofo, sed brita humuristo, kiu verkis i.a. la humuran romanon Amo inter la kokidoj. Laŭ mia kompreno, Malerba intencis diri, ke la verkoj de Wodehouse estas tiom profundaj, ke oni ja povas kompari ilin kun filozofiaj libroj, tamen tiom klaraj kaj agrablaj, ke eĉ tre simpla leganto povas ĝui ilin senpene. (Cetere, tia priskribo validas ankaŭ pri tiu ĉi verko de Malerba.)

Krom tio, la afabla s-ro Minnaja (kiun mi tre dankas) donis al mi amason da informoj pri la unua itala eldono (ekzistas du italaj eldonoj) kaj ege valorajn informojn pri la rilatoj inter Malerba kaj la afero Esperanto. Mi kunmetos sube citaĵojn el la personaj retmesaĝoj de Carlo Minnaja, kun lia permeso: „Malerba estis amiko de esperantistoj kaj de la grupo de Parma.” „Li interesiĝis ĝenerale pri lingvostrukturoj kaj lingvokonstruado. Li mem verkis/adaptis lingvaĵon por kanzonoj el fonto de nord-itala dialektaro.” „Luigi Malerba verkis unuaktaĵon Babelo (pri lingvokonstruado), kiu, tradukite de Guglielmo Capacchi, kun la permeso de la aŭtoro, kaj reviziite de Giorgio Silfer, aperis en Literatura Foiro, junio/aŭgusto 1971.”

Mi ĝojus, se iu vikipediisto legus la ĉi-suprajn informojn kaj aldonus ilin al sia estonta vikipedia artikolo pri Malerba.

Mi opinias, ke La pensemaj kokinoj estas ĉarma libreto, bele tradukita, kiu meritus ankoraŭ unu eldonon, riĉigotan per eta enkonduko pri la aŭtoro, bazaj indikoj pri la itala eldono, kiun la tradukinto uzis, kaj tre necesaj piednotoj pri la originala teksto en lokoj, kie la tradukinto malproksimiĝis de la originalo.

Luiza CAROL
Luigi Malerba: La pensemaj kokinoj. Tr. Ĵak Le Puil. Eld. La Kancerkliniko, Thaumiers, 2012. 19 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luiza Carol el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amanda saporo, semo ne amenda

„Ĉiutage unu pomo – ĉiam sana restas homo”, asertas ankaŭ en la internacia lingvo disvastiĝinta proverbo. Tamen oni nepre priatentu (kaj laŭeble forĵetu) la semojn: ne nur tiujn de pomoj, sed ankaŭ de vinberoj, ĉerizoj kaj aliaj fruktoj. La kialo? Ili enhavas sufiĉe altan procenton da veneno tute ne bagatela: cianido.

Ventrodoloro

Se vi havas konatojn, kiuj orgojle deklaras la propran kapablon, kvazaŭ majstrecon, engluti tutajn fruktojn („miaj gepatroj instruis al mi forĵeti nenion”, „estas enuige sputi la semojn: mi preferas maĉi kaj gluti ĉion”), vi nepre atentigu tiujn rilate al vera, ne nur hipoteza, danĝero pri veneniĝo ligita al tiu agado. Ĉu kroma scienca novaĵo sena je fundamento? Ĉu kutima ĵurnalisma troigo? Ne ekzakte, asertas en kaj ekster Interreto fakuloj kaj sciencistoj.

Sufiĉas fakte duontaso da semoj, iom pli ol tridek, por mortigi plenkreskulon. Unu pomo tage ja ne mortigas, kaj la proverbo plu pravas, sed ses, sep aŭ ok pomoj tage (iuj fojfoje manĝas tian kvanton) komencas estigi realan danĝeron. Tiu ĉi estas aliflanke la kialo, pro kiu pluraj infanoj plendas kelkfoje pri ventrodoloro post manĝado de pomkerno. Pri kaprico ne ĉiam temas: ili simple suferas pro eta, sed ne tiom neglektinda, toksiĝo. La risko altiĝas des pli multe, kiam la semoj estas maĉitaj aŭ muelitaj. Nerompitaj, ili male elpelatas kutime per fekado sen malbonaj efikoj.

Ĉela asfiksio

La semoj de pomoj kaj vinberoj enhavas interalie la tiel nomatan amigdalinon, substancon, kiu ne hazarde – minimume por tiuj, kiuj lernis la pragrekan – havas saporon similan al tiu de amando. Ĝuste tial, iuj ŝatas maĉi tiujn semojn: ŝajnas al ili havi je sia dispono malmultekostan kaj bonefikan ŝel-frukton, preskaŭ certe – kiu ne emus tion pensi? – riĉan je nutraj, antioksidaj substancoj. Tamen, dum digestado, amigdalino pro la tiel nomata enzima hidrolizo baldaŭ liberigas cianidan acidon (alivorte, hidrogenan cianidon) kaj povas okazi laŭgrada manko de oksigeno en la sango, kiu portas al ĉela asfiksio.

Rimedoj ne mankas, ekzemple ĉiam valida stomaka lavado, sed, se oni ne tuj intervenas, la toksiĝo povas konduki al morto nur unuavide senkiala. Antaŭ nelonge, en Italio, virino estis malfacile resanigita de doktoroj: malsanulejen ŝi iris, manĝinte plurajn kernojn de abrikoto kaj persiko, aŭ pli precize ilian enan molan parton, same toksan por homo.

Homaj ruboj

Oni do nepre atentu kaj atentigu pri tiu eventualo konatajn/parencajn heroojn, kiuj ŝatas manĝadon de semoj. Fruktoj kaj verdaĵoj ja havas bonan efikon por homa sano, sed ne ĉio natura necese estas ankaŭ manĝenda. Oni ne konsumu, por imponi amikojn aŭ por defii la proprajn limojn, tion, kion tiom da personoj en la mondo (ĉu ĉiuj stultaj, en tiom da landoj?) ial forĵetas ekde la mondorigino. Kaj kompreneble tio validas ankaŭ por bestoj, al kiuj ofte oni liveras, kiel manĝaĵon, plej aĉajn homajn rubojn. La manĝo de tiaj semoj povas suferigi kaj iuokaze mortigi ankaŭ ilin.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Salto el stratosfero

Felix Baumgartner, aŭstro, fariĝis la unuaranga paraŝutisto en la mondo, kiam li starigis mondrekordon, saltante el balono en alteco de 39 km kaj bonorde alteriĝante en usona dezerto.

La maksimuma rapideco de la falo atingis 1342 km/h, tiel ke Baumgartner trarompis la sonmuron (1062 km/h). Dum kvin minutoj la 43-jara paraŝutisto troviĝis en libera falo, kaj en alteco de 1,5 km super la tero li malfermis sian paraŝuton.

Skafandro

La falo ligiĝis kun grandaj riskoj. Tre maldensa estas la atmosfero je granda alteco. Multaj antaŭaj provoj finiĝis tragike pro la malhermetikigo de la paraŝutista skafandro. Pro tio inĝenieroj kreis novan ŝirmkostumon.

Falante, Baumgartner kolektis per diversaj aparatoj sciencajn datumojn. La projekto povos konduki al novaj manieroj evakui jetojn. Esploristoj ne estas bone informitaj pri la stato de la homa korpo, dum ĝi transiras la sonmuron.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Angla hundo, skota vosto

Okazis en oktobro historia kunsido. Historia almenaŭ laŭ politikistoj kaj ĵurnalistoj, kiuj pro siaj apartaj kialoj ofte emas troigi. Efektive nur historio povos juĝi, ĉu temas vere pri evento historia.

Ĉiaokaze kunsidis en la skota ĉefurbo Edinburgo la brita ĉefministro David Cameron kaj la skota t.n. unua ministro Alex Salmond. Ili interkonsentis pri la vortumado de referendumo, okazonta en Skotlando en aŭtuno 2014, kiu ebligos al la skotoj voĉdone decidi, ĉu ili volas sendependiĝi.

Rezulto jesa signifos, ke la skotoj forlasos la nunan Unuiĝintan Reĝolandon, konsistantan el Anglio, Kimrio, Norda Irlando (Ulstero) kaj Skotlando, kaj tiel rompos union inter Anglio kaj Skotlando ekzistantan jam de pli ol 300 jaroj.

Salmond, la ĉefo de la Skota Nacia Partio kaj la plej fervora porparolanto de sendependiĝo, volis, ke referendumilo prezentu tri eblojn por determini la sorton de Skotlando: jes al sendependiĝo, ne al sendependiĝo aŭ jes al pliaj povoj por la parlamento en Edinburgo, tamen kadre de la nuna unio.

Cameron, timante, ke la tria, asekura, propono estus la plej populara (kaj do lasus la pordon malfermita al pliaj sendependigaj provoj), insistis pri simpla jesa/nea referendumilo.

Li kalkulas, ke la skotoj, kvankam volante pliajn povojn, ne kuraĝos riski sendependiĝon aparte dum finance kaj ekonomie nestabila periodo. Fortigas lian sintenon opinisondaĵoj, kiuj indikas, ke nur triono de la preskaŭ kvin milionoj da plenkreskaj skotoj jese voĉdonos.

Evidente, multo ŝanĝiĝos ene de la du jaroj ĝis la referendumo. Salmond vigle kampanjos por jesa rezulto, atentigante, ke laŭ lastaj statistikoj la brita registaro kolektas 53 mil milionojn da pundoj en Skotlando, tie elspezante nur 46 mil milionojn. Alivorte Skotlando finance subtenas ĉefe Anglion kaj povos do sendepende vivteni sin.

La angloj tamen prezentas aliajn ciferojn, „pruvante” (ĉion eblas pruvi per statistikoj: oni traktu tre zorge la diversajn pretendojn), ke Skotlando glutas monon kaj ricevas subvenciojn proporcie pli malavarajn, ol ricevas ekzemple la anglaj regionoj.

Argumentoj tiaj aŭdiĝas pli kaj pli inter angloj, kiuj opinias, ke jam de tro longe la skota vosto animas la anglan hundon. La antaŭa brita ĉefministro Gordon Brown estis skoto, lia antaŭulo Tony Blair edukiĝis en Edinburgo kaj, antaŭ Blair, la iama ĉefo de la Laborista Partio John Smith estis skoto.

Pli grave, kiel amare rimarkigas la angloj, skotaj deputitoj sidas en la brita nacia parlamento en Westminster kaj pridecidas anglajn aferojn (male al Kimrio, Norda Irlando kaj Skotlando la angloj ne posedas apartan parlamenton aŭ asembleon), dum anglaj deputitoj ne pridecidas internajn skotajn aferojn en la skota parlamento.

Grumblas do angloj kaj aliaj, ke, dum la skotoj rajtos referendumi, ĉu sendependiĝi, aliaj membroj de la unio ne estas prie konsultitaj kaj ne rajtas kundecidi. Neniu, do, demandas la neskotojn, ĉu ili volas, ke restu en la unio Skotlando.

Konjekteble, se la angloj kaj aliaj voĉdonus, la plimulto konservative elektus reteni la nunan Unuiĝintan Reĝolandon. Verŝajne tamen sufiĉe granda malplimulto volonte liberiĝus de siaj nordaj najbaroj, kiujn ili taksas plendemaj kaj, pro anglaj subvencioj, finance dorlotataj.

Jen opinio ofte aŭdigata en anglaj trinkejoj aŭ laborejoj. Fonas denove, evidente, subjektive manipulitaj ciferoj. Sed tial la angloj kaj aliaj ne referendumos. Cameron ne volas agnoski, ke ekzistas eble milionoj da angloj, kiuj bonvenigus sendependan Skotlandon. La unio estu konservata, sen kontraŭaj voĉoj. La mito pri Unuiĝinta Reĝolando nepre daŭru pliajn 300 jarojn.

Restas du jaroj ĝis la referendumo. Intertempe solvendas diversaj problemoj. Ankoraŭ ne estas klare, kaj oni riproĉis al Salmond, ke li ne sufiĉe atentis demandojn tiajn, ĉu sendependa Skotlando aŭtomate fariĝos membro de Eŭropa Unio (verŝajne ne: ĝi devos peti aliĝon), ĉu ĝi plu uzos la nunan valuton, la pundon, ĉu ĝi restos monarkio, agnoskanta la „anglan” reĝinon, ĉu, rezigninte, kiel promesite, pri „britaj” nukleaj armiloj, ĝi povos membriĝi en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo.

Aliaj landoj, ekzemple Hispanio, Italio, Kanado, scivole, eventuale nervoze, observas la vojon al sendependiĝo, aŭ ne, de parto de suverena ŝtato. Iliaj politikistoj kaj komentistoj povas nur eksterlude, eksklude spekti, same kiel pli ol 55 milionoj da angloj, kimroj kaj nord-irlandanoj, kiuj ne rajtas kundecidi la historion de sia naciaro.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reala premio en nereala matĉo

Kunigis en oktobro la sepa brazila ĉampionado pri videoluda futbalo 128 ludantojn el 21 subŝtatoj. Ĉio aranĝiĝis ne en stadiono, sed en luksa komerca centro en Fortalezo.

Komence la ludontoj ekstaris kaj kantis la nacian himnon. Poste la „atletoj” ne kuris al verda kampo, sed komforte eksidis apud konkuranto ĉe unu el la dekoj da ekranoj.

La piedoj tuŝis ne herbon, sed plastan similaĵon, ian verdan tapiŝon. Paradokse, la konkurantoj ne uzis siajn piedojn por ludi piedpilkon tian, sed fingrojn, ĉefe la dikajn. Do anstataŭ tradicia pilko nepris regilo de videoludo, tute ne por eventuale teda 90-minuta matĉo, sed ja por 10-minuta preskaŭ senspira batalo.

Miliardoj

La ĉampiono rajtis enpoŝigi premion – ne la miliardojn de la reala versio de la sporto, sed konsolpremion de dek mil realoj (ĉ. kvar mil eŭroj). Ĉi-foje venkis Leandro Horta [orta], de la subŝtato Sankta Spirito, sud-okcidenta regiono de la lando.

En lando, kie futbalo havas statuson de nacia simbolo, amaskomunikiloj krude batalas por garantii la ekskluzivecon de la dissendado de elstaraj ĉampionadoj. Per virtuala futbalo eblas fojfoje rompi monopolojn kaj, danke al simulaĵoj preparitaj de videoludantoj, prezenti la plej belajn matĉ-momentojn.

Tiujn povas analizi spertuloj de la televidĵurnaloj. Statistiko evidentigis, ke tiu ĉi rimedo bone influas por reteni ĉe la televidaparato la ne ĉiam fidelajn spektantojn.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konton kaŝi, rakonton malkaŝi

Fine de oktobro estis arestita greka ĵurnalisto, kiu en la propra ĵurnalo publikigis la nomojn de pli ol 2000 impostevitantoj. Tiuj tamen restas liberaj, ĉar neniu rajtas malobservi ilian privatecon.

Posedi bank-konton en Svislando, aparte se tiu apartenas al riĉulo, signifas eviti lokajn impostojn. Tion opiniis la greka ĵurnalisto Kostas Vaxevanis, ĉefredaktoro de la ĵurnalo Hot Doc.

La 27an de oktobro Vaxevanis publikigis liston pri 2059 grekoj, kiuj preferas gardi siajn havaĵojn en Svislando ol pagi impostojn en Grekio.

Franca ministro

La listo ne estas nova. Ĝin sendis al Grekio jam en 2010 Christine Lagarde, iama franca ministro pri financoj kaj nun direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF).

Tamen nenio okazis. La listo ne estas disvastigita, ĉar la grekaj aŭtoritatoj asertis, ke neeblas ĉasi homojn, kies personaj informoj estas neleĝe havigitaj. Do, post du-jara silento, ĵurnalisto klopodis denove disfamigi la informojn – ĉi-fojon sukcese.

Dum akra fazo de financa krizo, kiu devigas multajn grekojn al ekonomiaj sinoferoj ne plu elteneblaj, Vaxevanis kredis la nunan periodon perfekta por aperigi la nomojn. Ili inkluzivas tiujn de politikistoj tutlande konataj, eksaj ministroj, kaj tiu de konsilisto de la nuna ĉefministro Antonis Samaras [andonis samarás].

Socia retejo

Pro tiu ĉi ago kontraŭleĝa, t.e. rompi privatecon, la greka polico hastis aresti la ĉefredaktoron. Antaŭe, tamen, la ĵurnalisto disvastigis pere de la socia retejo Twitter sian vidpunkton pri la afero.

Li akuzis la registaron, ke ĝi subpremas la liberecon de la gazetaro anstataŭ impostevitadon fare de miloj da personoj. Kvazaŭ memorigante pri Sokrato en la platona dialogo Fedono, kaj atendante siajn arestontojn, li diris: „Ili eniras mian hejmon kune kun prokuroro por min aresti. Disvastigu la novaĵon.”

La listo estas nun elsabligita kaj ankoraŭ relative facile havebla. Kio nun okazos, ĉu iu serioze okupiĝos pri ĝi, ne estas klare.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nefermita letero

Estimata prezidanto de Usono,

Permesu al mi, kvankam iom triste, prezenti min al vi kiel unu el la milionoj da viktimoj de la politiko de via lando. Tamen, kiam oni elektis vin en 2008, mi neeviteble ploris. Mi ploris ne pro tio, ke oni povis atendi pro vi pli bonan esperon, ĉar oni scias, ke Usonon ne regas la prezidanto, nek ĝia Kongreso, nek la popolo, nek la publikaj komunikiloj, eĉ ne la judoj, sed Mamono, la dio de la mono. Mi ja ploris, ĉar la usona popolo ĉi- kaj unua-foje elektis prezidanton, kiu ne apartenas al la mastro-raso de via lando, personon, kiu devenas el Afriko, la unua hejmo de la homaro. Tio ja donis ali-specan esperon. Ho Usono, oni ja aprezas, ke vi estas forta, eĉ fortega, tamen tio ne sufiĉas, se vi ne estas ankaŭ bona! Tiam tiuj multaj pacamantaj homoj, ĉu viaj viktimoj aŭ ne, ŝatos ŝanĝi sian antipation al simpatio.

Kiel unuelo, mi deziras por vi kaj via familio ĉion bonan, ankaŭ por la usona popolo pli bonajn rilatojn kun la cetera mondo.

Hussain Mohammed AL-AMILY
Britio-Irako

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hussain Mohammed Al-Amily el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne parolu ... sed jes ja pri prestiĝa premio!

La Nobelpremio pri Literaturo 2012 estas aljuĝita al la ĉina verkisto Mo Yan. Laŭ la Sveda Akademio, Mo „kunfandis kun halucina realismo popolajn rakontojn, historion kaj la nunan epokon”.

La novaĵo dominis la ĉefpaĝojn de preskaŭ ĉiuj ĉinaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Laŭ tiuj, la premio montras, ke la nuntempa literaturo de Ĉinio akiris mondan atenton, kio tre kuraĝigos ĉinajn verkistojn.

Malpli ol duonhoron post la anonco en Stokholmo la 11an de novembro, ĉiuj libroj de Mo estis elvenditaj ĉe la ĉefaj enretaj librejoj. Unu aĉetinto komentis: „Mi estas bonŝanca, tamen mi hontas, ĉar mi legis neniun el liaj verkoj”.

Vulgaraj

Malgraŭ longtempa famo, la 57-jara Mo ne troviĝas inter la plej vaste legataj verkistoj en Ĉinio. Multaj kritikis, ke liaj verkoj estas vulgaraj, malhelaj kaj perfortaj. Tamen la Sveda Akademio notis: „Per kombino de fantazio kaj realeco, historia kaj socia perspektivoj, Mo Yan kreis mondon kompleksan same kiel tiuj en la verkaro de William Faulkner kaj Gabriel García Márquez.”

Mo iĝis konata pro sia romano Ruĝa sorgo. La eventoj en la rakonto okazas en Gaomi, la hejmloko de Mo, en 1939, dum la ĉina milito kontraŭ la japana invado. Surbaze de ĝi, en 1987 estis farita filmo, kiu gajnis la premion „Ora Urso” en la Berlina Filmfestivalo.

Multaj el liaj verkoj vekas polemikon. La premiita romano Grandaj mamoj kaj larĝaj koksoj (1995) estis kritikata pro erotiko. Lia plej freŝa romano Rano (2008) spegulas la ĉinan nasklimigan politikon „unu infano”, kaj pentras la vivon de vilaĝa ginekologino, kiu transformiĝis el akuŝistino en abortigistinon. Ĝi gajnis la premion Mao Dun – la plej prestiĝan literaturan premion de Ĉinio – en la lasta jaro.

Tradukitaj

Liaj verkoj plejparte alfrontas realaĵojn. „Verkistoj devas tuŝi la plej doloran parton profundan en la homa animo”, opiniis Mo. Liaj libroj estas tradukitaj en pli ol dek fremdajn lingvojn, inkluzive de la angla, franca kaj sveda, kaj vendataj en multaj landoj. Tio estas ŝlosila rilate la sukceson ĉe la Sveda Akademio.

Mo Yan, kiu signifas ne parolu en la ĉina lingvo, estas plumnomo, kaj lia vera nomo estas Guan Moye. Li naskiĝis en terkulturista familio kaj vizitis nur elementan lernejon.

Kiam en 1966 komenciĝis la kultura revolucio, lia familio estis difinita kiel „mezriĉa klaso de kamparanoj”, proksima al „klaso de malamikoj”. Mo fariĝis verkisto en 1981.

Ĉinaj komentariistoj emfazas, ke Mo estas la unua nobelpremiito pri literaturo el Ĉinio. En 2000 ĉindevena verkisto Gao Xingjian gajnis la premion. Tamen Gao transloĝiĝis al Francio en 1987 kaj akiris francan civitanecon.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Biletoj bongustaj

Teatro en Katalunio evitas la plialtigon de aldonvalora imposto (AVI), vendante karotojn kun enirbiletoj.

Kiam la aldonvalora imposto en Hispanio kreskis de 8 % ĝis 21 %, la teatro de la urbo Bescanó [beskanó], en Katalunio, laŭ originala maniero protestis. Respondeculoj decidis ne plu vendi enirbiletojn sed karotojn.

La imposto kuŝas ĉe 4 % rilate karotojn. Do kun ĉiu karoto vendita oni ricevas donace teatran enirbileton.

Elĉerpitaj

Subtenas la ruzon la magistrato de Bescanó kaj la publiko. Tial la organizantoj devis pendigi afiŝojn „karotoj elĉerpitaj” por la teatraĵo „Les suicidàries” (La sinmortigantinoj) de la ĝirona trupo PocaCosa Teatre.

La direktoro de la trupo, Quim Marcé [kim marsé], diris: „Ni elektis karoton por memorigi tiun tipan bildon de azeno, bastono kaj karoto, kaj tiel fari alegorion pri la plialtigo de AVI.”

Karotoj bonas kiel fonto de vitaminoj kaj laŭdire ankaŭ por vidkapablo. Kelkaj spektantoj de la teatro de Bescanó formanĝis do siajn „enirbiletojn”.

Ferriòl MACIP

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriòl Macip el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bruligita tero, bruligitaj hejmoj

En novembro Raja Debashish Roy, la reĝo de la forgesita ĵumaa popolo en Bangladeŝo, vizitis Francion kaj instancojn de Eŭropa Unio por atentigi pri la minacoj, multiĝantaj en lia lando.

Ĵumaoj estas anoj de popolo, kiu vivas en montetoj en orienta Bangladeŝo ĉe la landolimo kun Barato kaj Birmo. Ili vivas per agrikulturo kaj fiŝkaptado. La nomo de la popolo venas el terkultivado: „ĵum” signifas „kultivado sur bruligita tero”.

Persekutado

Eblas supozi, ke la ĵumaoj ĝenas neniun. Tamen en lando, kiu konsistas nur el delto, kaj kie teroj estas regule inundataj, la montoj okupataj de la ĵumaoj fariĝis tre allogaj.

Krome la ĵumaoj estas ĉefe katolikoj, hinduoj, budhanoj aŭ animistoj. En junio 2011 la konstitucio de Bangladeŝo estis amendita sen konsultado de la indiĝenaj popoloj. Islamo iĝis ŝtata religio (dum 10 % de la loĝantaro praktikas alian religion). La indiĝenaj popoloj ne estas agnoskitaj, kaj libereco de asocio ĉesis.

Bangladeŝanoj ricevis la rajton mortigi la lokajn loĝantojn, bruligi iliajn domojn kaj akapari la terojn. Ne pasis semajno sen atako kontraŭ la indiĝenoj.

La persekutataj ĵumaoj ne plu povas fuĝi al Bengalio. Muro estas konstruita por malpermesi, ke ili eskapu en la najbaran landon.

Advokato

Raja Debashish Roy estas membro de la Konstanta Forumo de Indiĝenoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Advokato, li estis ŝtata ministro en la provizora administracio de Bangladeŝo en 2008. Li engaĝiĝas pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj, rilate ekzemple kulturon kaj medion.

Dum sia eŭropa vizito li renkontiĝis kun francaj senatanoj, membroj de Eŭropa Komisiono, reprezentantoj de UN en Ĝenevo kaj respondeculoj de asocioj pri homaj rajtoj aŭ kulturaj instancoj.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Maldekstre antaŭen

En la oktobraj elektoj en Litovio voĉdonis ĉirkaŭ 35 % de la balotrajtigitoj. Venkis la socialdemokratoj kun 38 mandatoj en la 141-persona parlamento. La konservativuloj, kiuj regis dum la lastaj kvar jaroj, fariĝis do la dua plej granda parlamenta frakcio kun 33 mandatoj.

La konservativa, kristandemokrata Unio de la Patrujo, kies ruiniĝon multaj prognozis pro ĝia dura ŝpar-reĝimo, nun restos en opozicio. Regas nun koalicio konsistanta el tri maldekstraj partioj: socialdemokratoj, kun ties estro Algirdas Butkevičius; la Labora Partio, kiun gvidas la rusdevena milionulo Viktor Uspaskich [uspaskiĥ]; kaj la partio Ordo kaj justeco, estrata de eksa prezidanto de Litovio, Rolandas Paksas.

Disponas

En la nova parlamento la koalicio disponas pri 78 lokoj. La koalicianoj kandidatigis la estron de la socialdemokratoj, Butkevičius, al la posteno de ĉefministro.

En sia programo la koalicio indikis revivigadon de la ŝtata buĝeto (ankaŭ de la imposta politiko) kaj de la planoj por integriĝo de la ŝtato en la eŭro-zono, prokrastante ĝin ĝis 2015, kaj plialtigon de la minimuma salajro.

Tuj post la publikigo de la elekto-rezultoj la prezidanto de Litovio, Dalia Grybauskaite, turnis sin al la konstitucia kortumo, por ke tiu decidu, ĉu la elektoj laŭleĝis. Tio sekvis indikojn pri subaĉeto de balotoj en kelkaj regionoj profite al kandidatoj de la Labora Partio.

Deklaris

Malgraŭ decido de la kortumo, ke kelkaj anoj de la Labora Partio estas elektitaj kontraŭleĝe, Butkevičius tamen deklaris, ke li ne intencas nuligi la koalician interkonsenton. Inter la laboruloj estas ankaŭ honestaj personoj kun principoj, li diris.

En la nova parlamento sidas 105 viroj kaj 34 virinoj (du kromaj lokoj ne estas konfirmitaj). Kiel parlamentestro estas elektita ano de la Labora Partio, Vydas Gedvilas.

Kun la parlamentaj elektoj okazis referendumo pri la konstruo de nova nuklea centralo en Litovio. Nur triono de la elektintoj jesis al la centralo. La referendumo ne devigas, sed la registaro, laŭ Grybauskaite, „atentos la sintenon de la pli granda parto de la loĝantaro.”

.
LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dobos Delight

Szia, öreg!1 – la du hungaraj vortoj elruliĝis kun perfekta prononco, sed laŭ tembro pli kutima ĉe ludistoj de bluso ol de madjara muziko. La masiva korpo, tenata de tola faldseĝeto kun dorsapogilo, apenaŭ moviĝis ĉe la ekparolo. Sándor rigardis nekredeme al la dikaj lipoj, la blindula bastono, la blanka stoplobarbo kontrasta al la falta nigra haŭto, kaj al la ruĝaj brikoj de Top Notch Barber Saloon2. Li ripetis:

– Dobos Delight3?

Igen, Dobos Delight – konfirmis la blindulo, sed lian igen oni povus nun miskompreni kiel again4. – Just next door5 – li daŭrigis angle. – Mi celas: estis en la najbara domo.

Sándor Fekete jam suspektis tion, kiam li ĵus ekzamenis la malplenajn montrofenestrojn de la apuda lokalo. Ne pli ol tri metrojn larĝa ĉe la stratfronto, diveneble la vendejo sesoble pli profundis malantaŭe. Surprizis lin ke la vitron ne anstataŭas krucplakaĵo, kiel oni vidas ĉe tiom da fiaskintaj komercejoj de Little Hungary. Kvazaŭ hieraŭ oni evakuis la bakejon – eĉ, restis sur la prezentilo antikva pesilo kaj klasika kasmaŝino.

– Dobby estis bona ulo – kapklinis la sidanta nigrulo. Sándor eksentis sin rolanto de lant-flua road movie6, en kiu la spektanto nun ŝanĝus epokon, kaj vidus, retrofulme antaŭ la okuloj, la orajn tempojn de Buckeye Road, kiam Dobos estis nur unu el dek konkuraj kukejoj. La tempojn antaŭ cent, antaŭ eĉ nur kvindek jaroj, kiam ĉi tie floris Eta Hungario. Tiam Klevlando, Ohio, havis la famon esti, post Budapeŝto, la dua plej granda hungara urbo tutmonde. Kia Bruklino por judoj kaj Bostono por irlandanoj, tia Klevlando por hungaroj.

– Vi konis do la posedanton – instigis Sándor, kvankam li perceptis senpaciencon en sia misparkita lu-aŭto. La du filoj kaj la edzino certe ĝuis la usonan vojaĝon delonge planitan, sed ne entuziasmis pri detalaj esploremoj de la familiestro, des malpli en dubaj kvartaloj foraj de turisma ĉefintereso.

– Nu, posedanto li ne estis, kaj envere li ne nomiĝis Dobby. Sed estis li kiu tenis la lokon viva en la lastaj jaroj.

– Do, lia vera nomo estis ...

– Tion neniu sciis, aŭ neniu diris. Nu: Dobby, simple pro Dobos Delight, klare. Sed homo, se vi volas aŭdi pli, pagu al mi bieron. Angule de la 125a vi trovos. Estas je du paŝoj.

Sándor kelkvorte avertis la edzinon, kaj ekpiedis laŭ Buckeye Road, al la 125a strato. Sinsekvis Kapelo de Paco, Funebrejo Banton-Thorne, la Origina Apostola Kunvenejo de Pekliberigo: ĉio kio ne bankrotis ĉi-kvartale, ŝajnis rilati al bezonoj pli spiritaj ol korpaj. Bieron li tamen trovis fine, ĉe bakejo-vendejo, ĉiucela kaj tutdiurna. Jen diferenco, li pensis: tro speciala, Dobos Delight funkciis en siaj finaj jaroj jam nur kiel distanca liverejo, laŭ lia hieraŭa konsulto de dobosDelight.com, retloko ne forviŝita. Forviŝitaj tamen estis multaj el ĝiaj klientoj, tiuj el la elmigraj ondoj de 1956 kaj de pli frue. „Krom niaj famaj Strudeloj (vidu apartan liston), ni liveras ankaŭ – Nuksajn Rulaĵojn – Papavajn Rulaĵojn – Kremfromaĝajn Kukojn – Rusajn Te-Biskvitojn – Acidkremajn Kukojn”, reklamis plu la reto, majuskla voĉo por minuskla publiko. Naŭdekkvin-jarulino el Havajo foje pagis 75 dolarojn por liverigi al si strudelojn je 20 dolaroj, rakontis rilata artikolo. Iu alia ĉiusemajne mendas te-kukojn kun frambe nuksa gusto.

Kiam Sándor revenis kun seso da Budweiser-skatoloj freŝaj je tuŝo, li miris trovi la blindulon ne nur staranta, sed frontanta ĝuste la vakan vitrinon de la eks-kukejo.

– Ĉiam la sama Bud ... diabla piso ... – li grumblis, sed rapide elŝovis manon por kapti etenditan bieron. – Mi estas Chuck – li gruntis post longa gluto.

– Sándor.

– Sanyi, he? – ridetis mult-scie la oldulo. – Mi konis multajn Sanyi ĉi tie. Kaj multajn Laci, kaj Pista, kaj Feri. Unu Feri estis kun mi en Koreujo. Baszd meg anyád7, Chuck, li ĉiam diris al mi. Ne revenis.

– Do, estis ia hungara kvartalo ĉi tie ...

– Ia? Kvartalo? Hungario mem estis ĉi tie, homo. Ne nur la bakisto, ankaŭ la buĉisto, la tajloro, la restoracioj ... ĉio hungara. En kvindek ses Pista diris al mi: Chuck, vi scias kio estas pafilo, do vi venos kun mi al Debrecen por bruligi pugojn de rusaĉoj. Kiam ili vidos vian nigran faŭkon, ili ektimos kaj forkuros. Ĉar lia patro estis el Debrecen, la patro de Pista. La filo jam naskiĝis ĉi tie, en Honeydale Avenue. Kaj post kvindek ses venis pliaj dek mil hungaroj al Klevlando, imagu. Tiam ... Mindenki magyarul beszélt itt.8 Ankaŭ mi, por labori en la ateliero Takács. Kaj por paroli al la knabinoj. Sed tiuj tamen preferis siajn proprajn knabojn. Certe ne negron. Kaj nun mi jam amase forgesis ... Neniu kun kiu paroli la hungaran.

Chuck glutis longan tiron da biero.

Sciante la respondon, Sándor ne povis ne demandi:

– Sed kien iris la hungaroj?

– Kien iris? Al tombejo, certe. Kaj iliaj infanoj iĝis usonanoj. Iris loĝi en la antaŭurboj.

Sándor memoris ke la lasta letero de lia onklo, en 1998, venis el iu Westlake – certe unu el tiuj novaj loĝlokoj.

– Do, vi konis Dobby ...

– Konis, ĉu konis ... Ĉiu konis Dobby, kaj neniu konis. Mi neniam manĝis tiajn hungarajn kukaĉojn de post la knabaĝo, neniam eniris lian butikon. Sed se ajna bubo aĉetis nur unu bulkon ĉe li, tiu ne eliris sen kroma suĉbombono. Marika ne povis havi infanon, oni rakontis, do ...

– Marika: la edzino?

– Ĉu ŝi portis ion sur la ringofingro – ja ne mia afero. Sed certe ili restis kune kvardek jarojn. – Chuck levis alten sian Budweiser, kvazaŭ por tosti. – Sen Marika ... Dobby freneziĝus, mi kredas. Kiam oni forpafas vian fraton apud vi, kaj vi devas kuri ĝis la alia fino de la mondo, kaj poste via edzino mortas pro kancero, kaj ...

– Sed kiel vi scias tion se vi neniam eniris la bakejon?

– Mi ne eniris. Dobby eliris. Kiam vi fumas unu pakon tage, vi ja devas. Pli frue estis du pakoj. Mi havis tiun vendejon fronte, ĝis ĉio komencis kolapsi antaŭ deko da jaroj.

– Ĉu ankaŭ Dobos Delight?

– Dobby estis tiu, kiu eltenis preskaŭ plej longe el ĉiuj malnovaj, seriozaj lokoj. Kiam homoj komencis malpli venadi, lia bofilo elpensis tiun vendadon tra komputilo. Eĉ ĵurnalisto el The Plain Dealer9 venis raporti pri tio. Oni ŝercis ke liaj kukoj iĝos ŝtone sekaj kiam ili atingos Kalifornion.

Chuck eligis strange sekan sonon. Jen lia rido, komprenis Sándor.

– Kaj ĉu bone prosperis la komerco tiel?

– Ĉu bone, ĉu ne bone ... Dobby ne estis homo kiu plendas. Sed ĉiam pli ofte eliradis por fumi. Same kiel mi.

Malfermiĝis pordo de la lu-aŭto. La edzino de Sándor ekpaŝis al ili. Sándor gestis ke ne longe daŭros.

– Kiam fermiĝis la bakejo?

– Ĝi estis kvazaŭ jam fermita antaŭ ol ĝi ĉesis funkcii. Ju malpli da hungaroj, des malpli da laboro por Dobby. Kaj se tamen aperis iu malnova kliento, tiu forestis jam jarojn el la kvartalo, do ofte nur iris trinki glason kun Dobby, por babili pri malnovaj tempoj. Kaj tiam Marika tenis dume la butikon sola. Ŝi grumblis, kompreneble.

La biero en la mano de Sándor komencis perdi sian freŝon. Li trinkis kelkajn gutojn, sed ne povis egali la ritmon de la oldulo. Tiu nun babilis plu eĉ sen demandoj.

– Do, unu tian fojon, kiam Marika restis sola, venis mezaĝa ulo kaj petis ĉu eblus fari migdalan torton por la tago poste, por la sesdeka naskiĝtago de la patrino. Marika diris ke migdalaĵo tiel rapide ne eblas, sed ja iu ajn el sep aliaj specoj. La ulo ne respondis, simple pafis al ŝultro de Marika. Ŝi kriis ke ili tenas preskaŭ neniom da mono en la bakejo, sed li pafis ŝin eĉ post tio, al la kapo. Ŝi postvivis. Eble pli bonus se ne.

En la aŭto nun eksonis Black Eyed Peas. Unu filo kontestis la muzikelekton de la alia. Ekis disputo.

Chuck premplatigis la bierskatolon, kaj demandis:

Van egy cigid, Sanyi?10

1. Saluton, oldulo!
2. Altnivela Barbirejo.
3. Delico Dobos.
4. Denove.
5. Tuj apude.
6. „Veturofilmo”, kies intrigo baziĝas sur longdistanca veturo, kutime en aŭto.
7. Fiku panjon.
8. Ĉiuj parolis hungare ĉi tie.
9. La ĉefa taggazeto de Klevlando.
10. Ĉu vi havas fumstangon, Sanyi?
István ERTL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial diplomatoj?

Mi absolute konsentas kun la opinio de Evgeni Georgiev en la artikolo 100 jarojn leĝo pri islamo (MONATO 2012/11, p. 18), ke la islamanoj devas respekti la devojn ligitajn kun la rekono de islamo kaj la validajn leĝojn en la lando.

Bone kaj klare verkita artikolo, sed mi ne tute komprenas, kial s-ro Georgiev parolas ankaŭ pri diplomatoj komune kun gastlaboristoj, fuĝintoj, studentoj ktp, kiuj venis al Aŭstrio el islamaj landoj en la dua duono de la 20a jarcento. Vieno tamen estas la tria UN-urbo, la sidejo de diversaj internaciaj organizaĵoj, kie agadas kelke da centoj da diplomatoj el islamaj landoj (kiel simile en Novjorko, Ĝenevo, Najrobio ktp). La diplomatoj estas membroj de la loka viena diplomata korpuso, havas diplomatian imunecon kaj devas respekti la leĝojn de la gastlando laŭ la Konvencio de Vieno pri diplomatiaj rilatoj (1961). Laŭ mia persona opinio unuigi diplomatojn kun gastlaboristoj, fuĝintoj ktp okaze de la 100-jariĝo de la leĝo pri islamo, ne estas plej konvene.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De la gepatroj lernu!

La suba artikolo prezentas ŝajne simplan manieron instrui fremdajn lingvojn. Al la redaktoro ŝajnas, ke la aŭtoro ne sufiĉe distingas unuflanke inter la multhora kaj individua kontakto inter tre juna infano kaj gepatroj kaj aliflanke la limigita kaj malpli persona kontakto inter pli aĝa infano kaj instruisto. Cetere, la deziro-listo (ekz. semajne 20 horoj da fremdlingva instruado) nur utopie realigeblas. Profesiaj instruistoj bonvolu perletere reagi!

Neimageble grandaj monsumoj estas elspezataj por instrui fremdajn lingvojn en lernejoj, kaj ankoraŭ pli grandaj sumoj por pagi profesian tradukadon kaj interpretadon.

Kalkulo

Provu nur proksimume kalkuli. Se ĉiu en la mondo (krom eble la plej malriĉa triono, kiu restas ekster lerneja sistemo), do ĉirkaŭ kvar miliardoj, lernas fremdan lingvon meze dum kvin jaroj po 150 horoj jare, temas pri 750 lernohoroj. Tio signifas, por la kvar miliardoj, sekve 3000 miliardojn da horoj dum unu homa generacio (ni diru 75 jaroj). Se meze en klasoj estas 25 lernantoj, kiuj havas unu instruiston, kies salajro estas malnete 10 eŭroj hore, do ĉiu lernanto kostas al la ŝtato hore 40 cendojn.

Se multipliki tiujn 40 cendojn per 3000 miliardoj, ni vidas, ke la kosto estas 1200 miliardoj por la tuta generacio. Dividante tion per 75 jaroj, ni konstatas, ke la mondo elspezas jare por instrui fremdajn lingvojn proksimume 16 miliardojn da eŭroj.

Ĉar tio ne estas kompletaj kostoj (aldonu kostojn de lerneja administracio, amortizo de la lernejaj domoj, lernejaj helpiloj, lernolibroj ...), la kosto atingas, ni diru, duoblon aŭ proksimume 35 miliardojn.

Scioj

Efektive oni investas sen rezulto. Eĉ en la riĉa EU Eŭrobarometro montris, ke inter la du mezuradoj (en intervalo de kvin jaroj) la rezulto malboniĝis. Kvin jarojn poste, laŭ takso de la civitanoj, ili scias malpli da fremdaj lingvoj, ol antaŭe.

Esploroj en entreprenoj montris mizeran staton de scioj de la angla inter laboristoj, kiuj bezonas la anglan pro sia pozicio en entrepreno. Granda plimulto de tiuj, kiuj uzas ĝin, kapablas paroli ĝin nur parte rilate al konataj temoj.

Iom pli kontentiga situacio troveblas nur en kvin landoj (Nederlando, Belgio, Norvegio, Danio kaj Svedio). En la tuta Ĉinio apenaŭ eblas trovi iun, kiu iom balbutetas la anglan. Temas tie pri kvarono de la monda loĝantaro.

Infanoj

Ekzistas malmulte da tre esceptaj infanoj, kiuj sukcesas lerni nur en lernejo fremdlingvon ĝis la kapablo uzi ĝin (flue paroli). Pli ol 90 % ne sukcesas. Aliflanke ĉiu neklerigita analfabeta patro aŭ patrino sukcesas instrui parolkapablon al siaj infanoj pri la gepatra lingvo. Kial?

Pedagogiaj instancoj kaj sciencistoj ne komprenas, ke la solvoj ĉiam estas simplaj. Oni kopiu la intuicion, la genetikan heredon, kiun oni havas. Oni apliku tion en fremdlingva instruado, kion oni aplikis, instruante la proprajn infanojn uzi la gepatran lingvon.

Kion faras gepatroj, kiam naskiĝas infano? Ili parolas kun la infano. Kiel ili parolas? Per tre simpla lingvo. Komence ili multe kantas, ĉiam la samajn simplajn kantojn. Poste ili adaptas sian lingvon al la kapablo de la infano.

Metodo

Do la gepatroj uzas tre simplan pedagogian logikon. En ĉiu fazo parole kaj praktike ili adaptiĝas laŭeble proksime al la scio de la lernanto. Ĉiam tamen ili aldonas iom pli, kvankam ne multe. Same pri gramatikaj strukturoj.

Kaj tio estas ĉio. Daŭre adapti sian lingvon al tiu de la lernanto kun malmulte da novaj scioj, kun daŭra ekzercado per miloj da frazoj kaj daŭra korektado. Ĉiu infano, lernante la gepatran lingvon, aŭdas tage ĉirkaŭ 10 000 frazojn kaj mem samkvante eldiras.

Tiu sistemo centelcente sukcesas ĉe ĉiu infano dum du-tri jaroj – sen profesiaj lingvoinstruistoj. Male en lernejoj, dum 10 jaroj, kun profesiaj instruistoj, nur ĝis 10 % ellernas fremdan lingvon.

Bedaŭrinde oni ne aplikas la supran metodon. Instruisto nesufiĉe parolas en la instruata lingvo, klarigadas kaj ekzercigas. Li ne adaptas sian lingvouzon al tiu de la lernantoj.

Oni starigu kelkajn bazajn principojn por instrui fremdajn lingvojn.

1. En la klaso estu laŭeble malmultaj infanoj (5-8).

2. Komence oni havu laŭeble multajn lernohorojn (eble po 20 en semajno) kaj poste iom post iom eblas malgrandigi ilian semajnan nombron.

3. Instruisto estu laŭeble homo, kiu estas denaska parolanto de la instruata lingvo, ĉar nur denaskuloj kapablas senprobleme adaptiĝadi al la lingva nivelo de la lernantoj.

4. Oni ellaboru multajn libretojn, en kiuj malampleksa lingva materialo (20-30 vortoj kaj 3-5 gramatikeroj) havu multajn ekzercojn, tiel ke lernanto je tiu nivelo respondu al centoj da demandoj. Nur kiam lernanto bone ĉion regas, oni iru al la sekva lecioneto kun pliaj 20 vortoj kaj 3-4 gramatikeroj. Por ĉiu el tiuj libretoj oni uzu 10-20 instruhorojn (eĉ pli, se la grupo ne estas malgranda). En ĉiu sekva libreto estu iom malpli da nova materialo, ĉar necesas pli da ekzercado, en kiu oni kombinas novajn elementojn kun ĉiuj antaŭe lernitaj.

5. Se eble, oni ligu la lernantojn kun samaĝuloj en lando, kie oni parolas la fremdan lingvon, ĉu per elektronikaj rimedoj, ĉu per vizitoj, kaj babiligu ilin.

Por tia instruado ne necesas klerigitaj instruistoj. Sufiĉas lernolibretoj kaj da denaskaj parolantoj de la instruata lingvo.

Enkondukante tiun sistemon, oni enorme ŝparus, ĉar la lernrezultoj estus tute aliaj. Okaze de la supra skemo, ĉiu lernanto flue parolos la cellingvon (kun limigita vorttrezoro) post du-tri jaroj.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mi luigas miajn okulojn

Darin ofte vidis lin. Li staris tie, ĉe la angulo de la vendejo por vestoj kaj ŝuoj. Li staris ĉe la pordo senmova, kvazaŭ la vendistoj metus tien manekenon, kiun de tempo al tempo ili vestis en novaj, ĵus ricevitaj vestoj.

Li estis maldika, alta kun magra vizaĝo kaj ege similis al pianisto. Darin ne povis klarigi al si mem, kial la ulo similas al pianisto, verŝajne pro la fingroj, kiuj estis tre longaj, teneraj kaj blankaj kaj similis al vergetoj faritaj el eburo. „Se li estas mense sana, kion li povus prilabori per tiuj ĉi teneraj manoj?” – demandis sin Darin, kiam li preterpasis lin.

Kaj vintre kaj somere la stranga ulo staris tie ĉe la vendejo kaj kontempladis super la kapoj de la pasantoj. Verŝajne iu zorgis pri li. Liaj vestoj, kvankam iom malnovmodaj kaj tre larĝaj por li, estis puraj, kaj ofte li estis razita. La ulo nur silentis kaj kontemplis. Sur la kapo li havis nigran ĉapelon kun larĝa randaĵo, kiu estis kvazaŭ rekvizito de iu teatro. Sur liajn ŝultrojn, similajn al kokinaj, falis lia longa ondeca hararo. Li similis al homo, kiu venis de alia mondo, erare trafis ĉi tien kaj ne scias kien kaj al kiu iri. Eble tial li ekstaris por ĉiam ĉe la vendejo por modaj vestoj kaj ŝuoj. Verŝajne en la unuaj tagoj, kiam li aperis, la homoj rigardis lin mire kaj scivole, sed poste ili alkutimiĝis al li kaj nun kvazaŭ neniu plu rimarkis lin. Kie li loĝas? Kiu vivtenas lin, kie li dormas – tio estis sekreto, tamen neniu starigis tiujn ĉi demandojn.

Estis homoj, kiuj preterpasis lin kaj donis al li monerojn, ĉar ili supozis, ke li almozpetas, tamen li neniam etendis sian molan teneran manplaton kun la longaj blankaj fingroj similaj al pianaj klavoj.

Preskaŭ ĉiutage Darin dufoje pasis sur tiu ĉi ĉefa strato de la urbo kaj ĉe la vendejo por modaj vestoj kaj ŝuoj, sed li pasis pli kaj pli malproksime de la ulo, ĉar Darin sentis timon de frenezuloj. Tiu ĉi ulo ŝajne estis el la kvietaj frenezuloj, sed Darin evitis alrigardi lin. Darin demandis sin, kio okazis kaj pro kio la viro freneziĝis, sed ne povis respondi al tiu ĉi demando. En ĉiu urbo estas iu frenezulo, meditis Darin, kaj ŝajne tio estas natura. Ekzistas saĝaj kaj stultaj personoj, altaj kaj malaltaj, riĉaj kaj malriĉaj, do, laŭ tiu ĉi logiko devas esti normalaj kaj frenezaj. La vivo estas multaspekta, kaj neniam oni povas kompreni, kie finiĝas la normaleco kaj kie komenciĝas la frenezeco. La limo inter ili estas nekaptebla, kaj ofte oni demandas sin, ĉu tio, kion ni kutime faras ĉiutage, estas normala aŭ freneza. Ofte normalaj homoj faras tiom da stultaĵoj, kiujn eble eĉ la plej granda frenezulo neniam faros.

La ulo kun la nigra rondĉapelo neniam parolis. Nur de tempo al tempo li ridetis aŭ senvoĉe ploris. Liaj larmoj fluis sur liajn nerazitajn vangojn kiel perloj, sed neniu demandis lin, kial li ploras. Verŝajne li malfacile povus logike klarigi, kial li ploras.

Foje tamen Darin pasis preter li kaj surpriziĝis. La frenezulo parolis. Li ripetis unu saman frazon: „Mi luigas miajn okulojn.” Darin ekridetis kaj daŭrigis sian vojon. Kompreneble en la frazo ne estis senco. La homoj pasis preter la frenezulo kaj eĉ ne alrigardis lin, sed la ulo ne ĉesis ripeti: „Mi luigas miajn okulojn.” La sekvan kaj postsekvan tagojn la frenezulo monotone ripetis la saman frazon, kvazaŭ iu streĉus iun meĥanismon en li. Kelkajn matenojn en unu sama horo Darin pasis preter la frenezulo kaj ĉiam miris, kial la ulo elpensis ĝuste tiun ĉi frazon. Kial ekzemple la frenezulo ne ripetis: „Mi luigas planedon aŭ mi luigas aviadilon”, en kiuj vortoj same ne estus senco aŭ logiko.

Tiu ĉi demando komencis ŝvebi en la konscio de Darin kiel impertinenta muŝo. Konstante en lia kapo sonis la frazo: „Mi luigas miajn okulojn.” Eble ankaŭ mi freneziĝis, rezonis Darin. Li provis forpeli tiun ĉi frazon, sed ĝi kvazaŭ gluiĝis en lia kapo. Estis similaj momentoj, kiam iu frazo okupis la atenton de Darin kaj li ne povis liberiĝi de ĝi.

Darin estis arkeologo, kaj ordinare iuj frazoj estis ligitaj al lia ĉiutaga laboro. Li ofte verkis artikolojn, sciencajn esplorojn kaj ĉiam detale pripensis la temojn de siaj sciencaj verkoj. Tiam Darin ne aŭdis, kion diras al li la edzino aŭ kion ŝi demandas. Tial la edzino koleriĝis kaj diris: „Vi tute ne aŭdas min, kaj vi denove enpensiĝis en viaj mezepokaj reĝoj, kranioj kaj ostaro, kiujn konstante vi esploras!” Darin tamen ne ofendiĝis. Lia edzino, kiu estis vendistino en magazeno, estis bona virino. Ŝi tute ne interesiĝis pri historio, arkeologio aŭ scienco. Ŝi zorgis pri la familio, pri la filino, kaj ne tedis Darin. Li estis dankema al ŝi, kaj verŝajne li iom amis ŝin. Kiam ŝi estis juna, ŝi tre belis kaj allogis la virajn rigardojn. Ŝi havis sveltan korpon, longajn blondajn harojn kaj helbluajn okulojn. Tiam ĉio bela emociis ŝin, sed iom post iom ŝia inklino al beleco kaj harmonio estingiĝis kaj ŝi eksimilis al ĉiuj virinoj de ŝia aĝo. Ŝi estis iom naiva, sed bonanima.

Foje matene Darin subite decidis alparoli la frenezulon. Tiu ĉi lia decido ŝajnis iom stulta, sed Darin diris al si mem, kial ne. Ĉu oni ne rajtas alparoli frenezulon? Se estas malfacile alparoli nekonatan homon sur la strato, verŝajne estas pli facile alparoli frenezulon. Post tiuj ĉi vortoj Darin trankvile proksimiĝis al la frenezulo kaj per serioza voĉo, konvena al negocisto, demandis lin:

– Kiajn okulojn vi luigas?

La frenezulo iom ektremis, kvazaŭ li vekiĝus el profunda sonĝo. Eble li ne atendis, ke iu alparolos lin. Li levis la kapon kaj alrigardis Darin. La larĝa rando de lia nigra ĉapelo malkovris lian vizaĝon. Darin vidis liajn okulojn kaj surpriziĝis. Neniam antaŭe li vidis tiajn okulojn. Oni malfacile povis difini ilian koloron. Ili estis helverdaj kaj eligis molan brilan lumon. Darin rigardis ilin kvazaŭ sorĉita. En ili ludis diverskoloraj briloj, similaj al etaj sparkoj. Ili estis helverdaj, poste ŝajne bluaj aŭ similaj al kvieta aŭtuna maro. La taga lumo karesis ilin. Darin rigardis ilin, kvazaŭ nesenteble li dronus en profunda lago. Ili ne estis okuloj de frenezulo. En ili brilis lumo, kaj ili kvazaŭ eligis ian teneran melodion.

– Kiajn okulojn vi luigas? – ripetis Darin la demandon.

– Miajn – respondis trankvile kaj mallaŭte la frenezulo, kvazaŭ tio estus io tute ordinara kaj komprenebla kiel luado de biciklo aŭ libro.

Darin staris senmova kaj ne sciis kion diri. La konversacio komenciĝis kiel ŝerco, sed nun ŝajnis serioza kaj reala. Darin intencis ekiri al la muzeo, tamen ne povis eĉ paŝon fari.

– Kial viajn okulojn? – demandis li.

– Kiu luprenos miajn okulojn, vidos la mondon tra ili – respondis la frenezulo.

– Kaj ĉu mi povas lupreni ilin?

– Jes, vi tuj vidos la mondon tra ili – klarigis serioze la frenezulo.

Darin daŭre staris senmova kiel monumento. Kiu estas pli freneza – ĉu mi aŭ li? – rezonis Darin. Ĉu mi konversacias kun la frenezulo, aŭ mi sonĝas?

Iom post iom Darin komencis malrapide ĉirkaŭrigardi, kaj subite ŝajnis al li, ke li vere rigardas tra la neordinaraj okuloj de la frenezulo. Kvazaŭ la unuan fojon li vidas sian naskiĝan urbon, la ĉefan straton, kiun li tiel bone konas kaj sur kiu tiom da fojoj li pasis. La domoj de la du strataj flankoj estis duetaĝaj, eble konstruitaj dum la pasinta jarcento kaj bele ornamitaj. Ŝajnis al Darin, ke nun li rimarkas ilin. La suno lumigis la fenestrojn, kaj ili brilis kvazaŭ arĝentaj. La ĉefa strato gvidis al monteto, de kie videblis preskaŭ la tuta urbo kun la ruĝaj tegmentoj de la domoj, similaj al onduma maro. Tie, en la foro, videblis la aliaj urbaj montetoj kiel kamelaj ĝiboj. Videblis la pinarbaro, mistera kaj alloga. Mire Darin konstatis, ke ne tre malproksime de la ĉefa strato staras nova hotelo, simila al blanka cigno. Ĝis nun li ne estis vidinta ĝin. En la parko ludis infanoj, kaj junpatrinoj promenadis kun infanaj veturiloj. Darin eĉ ne supozis, ke en la urbo loĝas tiom da infanoj, kaj verŝajne ĉiutage naskiĝas beboj. Tie, al la universitato, iris grupo da studentoj, kaj li konstatis, ke li delonge forgesis, ke en la urbo estas universitato. Ĉu en tiu ĉi urbo mi loĝas? – demandis li sin.

Poste li turnis sin al la frenezulo kaj flustris al li:

– Dankon.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brulaĵo en kilogramoj

En Vieno la petrola kaj gasa kompanio OMV malfermis la unuan publikan hidrogen-stacion por aŭtoj en Aŭstrio. Jam de jaroj la kompanio esploras la koncernan teknologion.

Hidrogen-aŭtoj veturos per klimatfavoraj elektromotoroj. Plenŝargi aŭton per hidrogeno kostas nun 36 eŭrojn. Per ĝi oni povas veturi ĝis 500 km.

Malfermante la stacion, la ĉefo de OMV, Gerhard Roiss, diris: „Ni kutimiĝis ĝis nun mezuri brulaĵon en litroj. Estontece ni mezuros brulaĵon en kilogramoj. Kun kvar kilogramoj da hidrogeno oni povas veturi ĝis 400 km. La hidrogena epoko komenciĝas hodiaŭ.”

Avantaĝoj

La ministro pri ekonomio kaj energio, Reinhold Mitterlehner, emfazis la avantaĝojn de tiu teknologio: „Pli intensa uzo de hidrogeno plibonigos la klimatbilancon de la trafiko kaj samtempe subtenos strukturan ŝanĝon en la aŭtomobila sektoro.”

Firmaoj, kiel Daimler, Toyota, Honda kaj Nissan, jam sciigis, ke ili komencos produkti hidrogen-aŭtojn. Laŭ Herbert Kohler, reprezentanto de Daimler, ili ne estos pli multekostaj ol nun uzataj aŭtoj.

Malavantaĝo estas, ke tutmonde mankas reto de ŝargostacioj. Nun estas planataj aŭ konstruataj multaj hidrogen-stacioj. Pioniras Germanio, kie funkcias 15 tiaj stacioj. Ĝis 2015 aldoniĝos pliaj 35.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Progresas piratoj

Sukcesis en la novembraj elektoj en Graz [grac], la dua plej granda aŭstra urbo, komunistoj kaj la nova Pirato-Partio. La komunistoj akiris la duan lokon post la ĝis nun reganta Popola Partio kaj superis eĉ la socialdemokratojn. La Pirato-Partio ricevis 2,7 % de la voĉoj kaj akiris tiel unu reprezentanton en la urba parlamento.

Rajtis voĉdoni 209 805 personoj. Jenas la rezultoj laŭ la nombro de komunumaj konsilistoj (en krampoj la ciferoj por 2008): Popola Partio ÖVP 17 (23); Komunistoj KPÖ 10 (6); Socialdemokratoj SPÖ 7 (11); Libereca Partio FPÖ 7 (6); Verduloj 6 (8); Piratoj 1 (ne kandidatis en 2008); Ligo Estonteco-Aŭstrio BZÖ 0 (2). Sume 48 (56).

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Optimisma invito al amo

Mi ne troigos, se mi diros, ke, aŭskultante la diskon de Manŭel Ĉu plu ekzistas amo?, mi estas ravita kaj admirplena pro la muziko, la tekstoj kaj pro li, kiu elektis kaj plenumis tiujn kantojn.

Manŭel diras: „Jes, la amo ekzistas! Malgraŭ tio, ke ĝi de tempo al tempo suferigas la homojn, ĝi estas la sola afero, kiu povas feliĉigi la homojn! Jes, la amo ekzistas kaj ĝi venkos!” Laŭ mi tio estas lia respondo, tio estas la impreso, kiun li lasas al la aŭskultanto kaj verdire en brila Esperanto.

La etoso de la kantoj de Manŭel estas optimisma, esperplena kaj lasas al ni la senton pri festo kaj ke pere de la amo la mondo saviĝos.

Tradukitaj kaj originalaj

La kantojn ni povas dividi en du grupojn: sufiĉe famaj tradukitaj el la itala kaj angla lingvoj kaj originalaj liaj.

La tradukitaj kantoj estas en perfekta Esperanto, tre taŭga por la muziko, kiu sonas sufiĉe profesie. Ni aŭdas orkestron kaj kompreneble gitaron kaj violonon, kiuj en siaj soloj kaj ene inter la instrumentoj sonas perfekte.

Mi volas mencii inter tiuj kantoj miajn ŝatatajn: „Io stulta” (Something stupid, C. Carson Parks), „Mi, vagabondo” de Damiano Datolli (Alberto Salern), „Hieraŭ mi” (Yesterday) kaj „Knabino” (Girl) de John Lennon kaj Paul McCartney. Aldoniĝas la agrabla, varma kaj riĉa voĉo de Manŭel. Ankaŭ la opera voĉo, kiu estas je la komenco de la dua kanto „Animo mia” kaj la fonaj kantistoj pliriĉigas la kantojn.

Aŭtoraj en tiu disko estas tri kantoj: „Ĉu enamiĝi?”, „Amo sub lunlumo” kaj „Transferkurtena koramikino”. Ili estas melodiaj, riĉenhavaj kaj denove en brila Esperanto.

Mirakla fino

La lasta kanto „Auschwitz” (Oświęcim) estas socia kanto. La teksto memorigas nin pri la hontinda pasinteco, sed finiĝas per la optimisma „La amo flugos en la milda vento”. Mirakla fino de disko, kiun havu la plimulto inter ni.

Mariana ELENOVA
Manŭel: Ĉu plu ekzistas amo?
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mariana Elenova el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Post prizono manpremo

La verdikto en la 16a de novembro de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio (IPTEJ) en Hago, per kiu estas liberigitaj la kroataj generaloj Ante Gotovina kaj Mladen Markač, estis antaŭvidita nek en Kroatio nek en Serbio.

En la unuagrada verdikto aprilon 2012 plej dolorigis kroatojn la aserto, ke la operaco havanta la kodan nomon „Oluja” (Ŝtormo) estis kvalifikita de la akuzistoj kiel „organizita krim-entrepreno”. Alivorte tio signifis, ke Kroatio estas „krima ŝtato”, kiu agresis la serban (memproklamitan) ŝtaton Krajina sur sia teritorio, celante etne purigi ĝin de la serba loĝantaro.

Prizono

La kroataj generaloj atendis la lastan verdikton dum sep jaroj en la prizono de Scheveningen [sĥefeninge]. Markač libervole iris al Hago en aprilo 2004 kaj Gotovina, post plurjara kaŝiĝo, estis malliberigita en Kanariaj Insuloj decembron 2005.

Operaco „Ŝtormo” okazis inter la 4a kaj 7a de aŭgusto 1995, kun la celo liberigi la okupatajn partojn de Kroatio. Por ĝi estis mobilizitaj 130 000 kroataj soldatoj.

La kroata flanko nombris 174 pereintojn kaj 1100 vunditojn. Pri viktimoj serbflankaj varias la ciferoj inter 526 kaj 1960. En tiu nombro aparte akcentita estas murdo de civiluloj.

Masakradoj

Gotovina (komandanto de la armeo) kaj Markač (komandanto de speciala polico) estis konsiderataj kulpaj pro respondeco pri nebezonata grenadado de la urbo Knin, kaj pro postoperacaj masakradoj de serbaj civiluloj.

La akuzaron la tribunalo metis en kuntekston de „etna purigo”, kiun Kroatio onidire planis kaj tiel realigis.

En la unuagrada verdikto la generaloj estis kondamnitaj al 24 jaroj en prizono por Gotovina, 18 jaroj por Markač. En la duagrada proceso, la apelacia ĉambro de la tribunalo verdiktis liberigon de la generaloj. La verdikton voĉlegis la juĝisto Theodor Meron el Usono.

Limo

Du el la kvin membroj de la apelacia ĉambro distancigis sin de la liberiga verdikto. Tiel videblas, kiel mallarĝa estas la limo inter la unuagrada kondamno kaj la duagrada malkondamno.

En Kroatio, kie oni atendis, en la plej bona kazo, simple mildigon de la unuagrada puno, la malkondamno kaŭzis salvojn da ĝojo kaj nacia fiero. La plej granda signifo de la verdikto troviĝas en la forigo de la kvalifiko „organizita krim-entrepreno”, kion la kroataj kaj granda parto de alilandaj amasinformiloj proklamis „venko de justeco”.

Serbaj amasinformiloj, male, konsterniĝis kaj nomis la verdikton tendenca. Ĉiuokaze, Kroatio bonvenigis ĝin sojle de la venontjulia plenrajta membriĝo en Eŭropa Unio. La proceso kontraŭ la generaloj estis ŝlosila elemento por alproksimigi Kroation al la komuna eŭropa familio.

Militreguloj

Laŭ kroata opinio IPTEJ prave malebligis la precedencon en internacia juro rilate militregulojn. Armeaj fakuloj konsentas, ke en neniu milito eviteblas la tiel nomataj „flankaj damaĝoj”, la civilaj viktimoj de artileriaj agadoj.

Nepravigeblaj estas murdoj de civiluloj, detruo de domoj kaj aliaj „malpuraj” sekvoj de ĉiu milito. Neniu en Kroatio neas la murdojn de serbaj civiluloj, kiuj okazis post la „ŝtormo”. Tamen estus absolute hipokrite pro tiuj krimoj puni la akuzitajn generalojn, ĉar ili mem nek partoprenis en la krimaj agoj nek ilin ordonis.

La publika opinio en Kroatio agnoskas la neceson trovi la verajn krimulojn, kaj kiel eble plej urĝe procesi kontraŭ ili. Dume, Kroatio glorigas siajn generalojn.

Josip PLEADIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Josip Pleadin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rapide manĝi, rapide dikiĝi

Manko de regulaj vespermanĝoj kun la familio, malbona dieto kaj obsedo pri rapidmanĝoj kondukas britojn al dikiĝo, laŭ esploroj en la medicina revuo The Lancet.

Britio havas la plej altan proporcion de dikuloj en Eŭropo inter homoj de malalta klereco kaj malaltaj salajroj.

The Lancet trovis, ke 29 % de la malalte klerigitaj virinoj en Anglio kaj 27 % de la viroj estas tro dikaj. Anglio havas la plej grandan proporcion de dikaj homoj en Eŭropo kun tiu nivelo de klereco, pli ol duoble pli grandan, ol en Italio, Portugalio, Hispanio kaj Irlando.

Krizo

La studaĵo montris ankaŭ vastan sanmalegalecon tra Eŭropo kaj avertis, ke ĝi pligrandiĝos pro la ekonomia krizo. Britio havas krome unu el la plej grandaj niveloj de infana malriĉeco. Ĝi estas pli alta, ol en kelkaj orient-eŭropaj landoj, kiel Hungario kaj Estonio.

En sud-eŭropaj landoj vendejoj de rapidmanĝoj ne estas tre kutimaj kaj familiaj vespermanĝoj estas pli tradiciaj, tie konsumado de fruktoj kaj legomoj estas parto de la ĉiutaga dieto.

Laŭ studaĵo de la universitato de Londono, malpliigi sociajn malegalecojn plibonigus la sanon de la popolo. Tio portus vastajn sociajn kaj politikajn gajnojn, kiuj ebligus al la homoj atingi pli facile siajn naturajn kapablojn.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monujoj, adiaŭ!

La reta transpaga sistemo PayPal prognozas, ke jam en 2016 ledaj monujoj en Britio estos plejparte afero de la pasinteco por butikumantoj.

Tiam al butikumantoj eblos pagi per poŝtelefono kiel elektronika mono anstataŭ per la kutimaj monbiletoj, bankĉekoj aŭ bankkartoj. Tiel poŝtelefono fariĝos kvazaŭ cifereca monujo (kiel jam en pluraj afrikaj landoj).

Mendado

La cirkulado de monbiletoj ne ĉesos, sed poŝtelefonoj aŭ similaj rimedoj fariĝos populara maniero por pagi en butikoj aŭ post interreta mendado.

Vendejoj adoptintaj la novan sistemon ebligos al butikumantoj rapidan servon sen bezono enviciĝi antaŭ kaso. Komizoj portos porteblajn skanilojn por legi strikodon, kiuj poste interŝanĝos informojn kun la poŝtelefono de la butikumanto pere de sekura kodo. Tiel ne necesos doni detalojn pri kreditkarto aŭ bankkonto.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ora centjariĝo

Kantistino konata en Britio aliĝis en novembro al 500 artistoj por festi la centjariĝon de la albana sendependeco.

Rita Ora, albandevena, kantis okaze de granda spektaklo sur la placo „Patrino Tereza” en la ĉefurbo Tirano.

Malgraŭ pluvo senpacience atendis homamaso la kantistinon, kiu fine alvenis je ĉies surprizo kun la albana ĉefministro Sali Berisha. Tiu supreniris sur la scenejon kaj salutis ĉeestantojn man-en-mane kun Rita Ora.

La ĉefministro kutime ne eliras nokte surstraten, des malpli por ĉeesti junularan koncerton. Komentis ĵurnalistoj, ke tiel la ĉefministro rikoltos subtenon inter junaj voĉdonontoj antaŭ la venontjaraj balotoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Homoj kromdomaj

Laŭ oficialaj ciferoj de la brita censo de la jaro 2011 preskaŭ 250 000 homoj loĝantaj en la ĉefurbo Londono posedas duan domon. Tiuj inkluzivas feriodomojn, tiujn loĝatajn de laboristoj dum la laborsemajno, kaj studentajn loĝejojn.

La kalkuloj rezultas de la unua oficiala esploro pri kromdomoj en Londono kaj pri la nivelo de parta okupiteco. Tio siavice premas la loĝado-merkaton kaj altigas prezojn.

Luigi

La statistikoj rilatas nur al domoj loĝataj dum 30 tagoj aŭ pli, kaj ne inkluzivas domojn aĉetitajn pro la sola celo luigi aŭ iel profiti.

Multaj domoj apartenas al londonanoj, kiuj pasigas parton de la jaro en Francio aŭ Hispanio, kie ili posedas duan hejmon. Aliaj apartenas al eksterlandaj laboristoj, kiuj simile pasigas parton de la jaro ĉe la familio en la devenlando.

En la financa kvartalo, la tiel nomata City, plej dense troviĝas posedantoj de kromdomoj. Entute 18,5 % de la tiea loĝantaro posedas duan hejmon.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingvoj: ĉu naturaj, ĉu artefaritaj?

Leginte la artikolon de Garvan Makaj pri naturaj aŭ artefaritaj lingvoj (MONATO 2012/12, p. 16-17) mi konkludas, ke neniu lingvo estas natura: ĉiuj estis kreitaj arte de homoj laŭ la bezonoj interkomuniki.

Eblus nur diri ke lingvo(j) estas „nature” lernata(j) de infanoj ĉe la gepatroj ekde la lulilo.

Fakte, artefaritaĵo estas sinonimo de progreso. Se oni devus forĵeti ĉion, kio estas „artefarita”, tiam la homo estus ankoraŭ en la ŝtona epoko, sen iu ajn laborilo, sen iu ajn vestaĵo, sen iu ajn lingvo, „parolante” per blekoj, per mienoj kaj per gestoj!

Germain PIRLOT
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Germain Pirlot el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spaco por aĵoj el la spaco

Se vi trovas strangan ŝtonon, eble temas pri meteorito. Sed la probableco estas malalta: en Aŭstrio oni trovis ĝis nun nur sep ekzemplerojn, do mezume unu en areo de 12 000 km2!

Ardanta pilko

Estis la 26a de majo 1751, dimanĉe, vespere. Promenantoj ektimis: unue estis fulmo sen bruo, poste moviĝis okcidenten luma fenomeno, kiu iĝis ardanta pilko kun longa vosto. Sekvis eksplodo, kiun oni aŭdis en areo de 2 600 km2. La homoj pensis: malfermiĝis la ĉielo! Poste, proksime de la kroata vilaĝo Hrašćina, oni trovis sur la tero du ferajn meteoritojn. La pli granda iris al Vieno, ĉar Kroatio tiam estis parto de la aŭstra imperio. El la alia oni faris najlojn, kiel jam dum la ŝtonepoko, kiam fero estis ege malofta.

Daŭra ekspozicio

Dum la sekvaj jardekoj, pli kaj pli da meteoritoj kolektiĝis en Vieno. Hodiaŭ ĝia naturhistoria muzeo1 disponas pri unu el la plej grandaj kolektoj mondskale kaj pri la ĉefa tiuspeca daŭra ekspozicio. En novembro 2012 malfermiĝis por la publiko la tute renovigita ekspoziciejo.

Kungluiĝintaj ŝtonoj

Meteoritoj konsistas plej ofte el diversaj kungluiĝintaj ŝtonoj. Tion oni povas tre bone observi, se la objekto estas segita kaj ŝlifita. Malmultaj meteoritoj konsistas el metaloj, precipe el fero, kun iom da nikelo. Dum la longdaŭra malvarmiĝo kreskas tre grandaj kristaloj. Ili videblas, se oni traktas la ŝlifitan meteoriton per acido. Sciencistoj nomas tiun strukturon „figuroj de Widmanstetten”. Ĉi-lasta, Alois Joseph Franz Xaver Beckh, Edler von Widmanstetten [vídmanŝtetn], naskiĝis en 1754 en Graz kaj mortis en 1849 en Vieno.

Kosma objekto

Tre maloftaj estas la feraj-ŝtonaj meteoritoj. Ili konsistas el rompitaj ŝtonetoj, kiuj kvazaŭ naĝis en likva metalo, malrapide solidiĝanta. La muzeo montras ankaŭ meteoritojn, kiuj devenas de nia luno kaj de la planedo Marso. Se granda kosma objekto trafas la lunon aŭ Marson, elĵetiĝas materialo, kiu povas fali sur la teron.

Kemiaj elementoj

Ĉu estas sume utile okupiĝi pro meteoritoj? Tute jes. Oni nun scias, kiamaniere estiĝis la kemiaj elementoj kaj nia planeda sistemo. Oni scias, ke la tero aĝas 4,6 miliardojn da jaroj. Kaj krome: tiuj strangaj ŝtonoj estas ege fascinaj!

GLOSARO

Meteoroido: Ĉiela objekto moviĝanta tra la kosma spaco.

Meteoro: Luma fenomeno, okazanta kiam meteoroido, iĝante varmega, trafalas la teran atmosferon.

Meteorito (aŭ aerolito): Postrestaĵo de meteoroido, trovita post falo sur la teron.

Ĥondro: (de la pragreka Ĥondros = grajno) Globforma objekto en meteorito, kun diametro ĝis ĉirkaŭ 5 mm. La vorto estis enkondukita en la sciencon en 1869 de Gustav Rose, kiu laboris en la mineralogia muzeo de la universitato Humboldt en Berlino.

Ĥondrito: Ŝtona meteorito enhavanta ĥondrojn.

Neĥondrito (aŭ aĥondrito): Meteorito sen ĥondroj.

Meteologio: Unue la scienco pri la objektoj estantaj supre de la tersurfaco, el pragreka vorto, kiu tion signifis. Poste oni eksciis, ke meteoritoj venas el la kosma spaco, sed ekzemple pluvgutoj kaj neĝflokoj el la tera atmosfero. Nuntempe la meteologio okupiĝas nur pri veteraj fenomenoj.

1. Naturhistorisches Museum, Burgring 7, 1010 Vieno, 1a distrikto, Aŭstrio. Marde fermita. Metrolinioj U2 kaj U3 ĝis Volkstheater.
Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Profitinda infanaĝo

La frua infanaĝo konstituas periodon de grava disvolviĝo en la homa vivo. La jaroj ekde ies koncipiĝo/naskiĝo ĝis proksimume la oka naskiĝdatreveno estas el ĉiu vidpunkto kernaj por la kresko (kogna, emocia kaj somata) de la infanoj. Kvankam cerba disvolviĝo ekas jam en la antaŭnaska fazo, tamen la maturiĝo de la cerbo kaj de la nerva sistemo nur progresive disvolviĝas post la naskiĝo, dum tiel nomata frua infanaĝo.

Tempofenestro

Sciencaj esploroj montras, ke, se la cerbo ne ricevas la konvenan stimuladon ene de tiu aparta, decida tempofenestro, tiam ĝi ne sukcesos renoviĝi en posta fazo. Vivi fruan infanaĝon, ĉirkaŭite de libroj kaj instruaj ludiloj, male lasas favorajn spurojn sur la cerbo ĝis la aĝo de 17-19 jaroj, konkludis la sciencistoj post 12-jara esplorado. La samaj sciencistoj trovis ankaŭ, ke, ju pli da mensa stimulado la infanoj ricevas en la aĝo de kvar jaroj, des pli disvolviĝintaj estos – en la venontaj jaroj kaj jardekoj – la partoj de ilia cerbo respondecaj pri lingvo kaj lernado.

Cerebra kortiko

Scienca esploro montris, ke kogna stimulado fare de la gepatroj al siaj kvarjaraj infanoj estas decida faktoro por antaŭvidi, kia estos la disvolviĝo de pluraj partoj de la kortekso (konata ankaŭ kiel cerebra kortiko kaj sin trovanta en la ekstera parto de la cerbo). Oni asertas, ke infanaĝaj travivaĵoj influas la evoluon de la cerbo, sed la sola pruvo konata al la sciencistoj rilatas la ekstremajn kazojn de molestado – seksa aŭ perforta – aŭ de infanoj, kiuj spertis psikajn traŭmatojn.

Firma bazo

Laŭ Andrea Danese, lektoro ĉe la Instituto de Psikiatrio de la Universitato de Londono, „gepatroj ofte ne estas apud siaj infanoj, kiam ili alfrontas gravajn decidojn, ekzemple pri elekto de amikoj, ekuzo de narkotaĵoj aŭ daŭrigo de studoj. Tamen la gepatroj povas konstrui firman bazon por siaj gefiloj ekde ties frua aĝo, por ke ili lernu ĝuste elekti, ekzemple evoluigante la kapablon konservi kaj ellabori informojn aŭ la kapablon trovi ekvilibron inter la deziro pri tuja kontentiĝo kaj tiu pri pli altaj, malproksimdataj celoj”.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Adori, odori

Post la paska sezono komenciĝas jam la kristnaska, kiu eksplodas en la semajnoj novembraj kaj frudecembraj. Ne temas pri religiaj preparoj, sed pri la komercaj.

Eble sezonan dolĉaĵon oni jam antaŭfestene frandis, aŭ spicitan bolantan vinon jam antaŭvintre ekzamenis. Sed ne nur en trink- kaj dolĉaĵ-anguloj de la magazenoj troveblas kristnaskaj ofertoj: ankaŭ, tute neatendite, en tiuj pri necesejaj paperoj.

Estas unu el la gloraj kulturaj atingoj de la homaro, ke oni ne plu bezonas magrajn herbotigojn, agacajn pajlofaskojn aŭ rompiĝemajn florfoliojn por fini sian digestadon, sed ke oni nun disponas pri paperrulaĵoj normigitaj kaj fidindaj.

Motivoj

Aktuale, inter kutimaj varoj tiabezonaj, oni povas trovi specialan kristnaskan oferton. Firmao, kiu dumjare prezentas siajn necesejajn paperproduktojn sub la nomo Happyend, do „Finaĵo feliĉa”, nun proponas necesejan paperon kun kristnaskaj motivoj.

Tamen, post skrupula ekzamenado, la papero evidentigas sin ankaŭ por islamaj kaj esperantistaj animoj, respektive postaĵoj, nedanĝera. La stelo estis jam antaŭ 1887 internacia signo de la espero, kaj la prauloj de la du ĉiufolie aperantaj rangiferoj certe ne staris apud bovo kaj azeno ĉe la betleĥema kripo.

Do, simboloj laikaj, neniel minacantaj ies religian kredon aŭ karnon. Eble nur tiun de kristanoj, sed tiuj ja estu nepre toleremaj, aparte se temas pri simboloj kaj la lastaj aĵoj.

Sed tio ne estas ĉio en la surpriza pakaĵo. Malatenta aĉetanto, hejmenveturante, subite flaras ion neatenditan el la varokesto en la aŭtomobila fono. Ne, tute ne jam uzitan paperon. Hejme li gaje rimarkas, ke oni regalis lin eĉ duoble.

Bakaĵo

Plia surskribo perfidas, ke la pura neceseja papero odoras je kristnaske spicita bakaĵo (Spekulatius). Ĝoje li konstatas: Kristnaskaj manĝaĵoj, trinkaĵoj antaŭ mi, kristnaska papero post mi: jen la festo savita!

Pecunia non olet / „(Mono) ne fiodoras”: tiun klarigon donis jam la romianoj, kiam temis pri gajnoj el la publikaj latrinoj. Nun ankaŭ ne plu fiodoros hejme tradome, danke al la kristnaskbakaĵumita kemiaĵo enpapera.

Kaj ankaŭ la mono ne fiodoras, konsidere, ke la ĝojiga rulaĵo kostas preskaŭ la duoblan prezon de la ordinara. Sed tiu konstato estas forgesinda antaŭ la fina rezulto de la kristnaskaj plezuroj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn

La plej monhava dekono de la brita popolo 850-oble pli riĉas ol la malplej monhava dekono, raportis fine de 2012 la brita Oficejo pri Nacia Statistiko.

La riĉa dekono averaĝe posedas domon kun valoro de 340 000 pundoj, pension kun valoro de 742 000 pundoj, kaj bankkontojn kun valoro de 123 200 pundoj.

Kontraste la plej malriĉa duono de la popolo averaĝe ne posedas sian domon, sed lupagas, kaj disponas pri nur 4000 pundoj da pensiaj ŝparaĵoj kaj 400 pundoj en kontanta mono.

Peter BOWING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Peter Bowing el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vizito al Nanto

Nanto situas en okcidenta Francio proksime al Atlantiko kaj ĉe la rivero Luaro. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Luaro-Atlantiko kaj de la regiono Luarlandoj. La urbo havas 282 000 loĝantojn. Ĝi estis historie la ĉefurbo de Bretonio ĝis 1941.

Oni pruvis la ekziston de restaĵoj de loĝloko ĉe la bordo de Luaro. Ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. en la regiono de la hodiaŭa Nanto ekloĝis gaŭloj. En la gaŭla milito tiu parto estis subigita al la romia regado sub Cezaro. En la jaro 50 a.K. oni fondis sur la tereno de la urbo la romian havenurbon Portus Namnetum. En la tria jarcento la loĝantoj konvertiĝis al kristanismo.

De mezepoko ĝis moderno

Onidire venis en la 5a kaj 6a jarcentoj bretonoj de la britaj insuloj. En 1154 Nanto estis transdonita al Henriko la 2a Plantagenet, kiu en la sama jaro okupis la anglan tronon. En 1460 oni fondis universitaton en Nanto. Post la morto de Anna de Bretonio oni alligis Bretonion al Francio.

Kun la edikto de Nanto de Henriko la 4a en 1598 finiĝis la jarcentaj subpremado kaj persekutado de hugenotoj fare de la katolika eklezio kaj franca ŝtato. Tamen tiu edikto estis nuligita en 1685 de Ludoviko la 14a.

Surbaze de la oportuna situo ĉe la riverego Luaro la urbo travivis en la 18a jarcento ekonomian supreniron kaj fariĝis la plej grava haveno de Francio. Tio okazis pro la komerco kun Azio kaj ĉefe pro la prosperanta sklavkomerco.

En la urbo naskiĝis la granda franca verkisto Jules Verne. Liaj verkoj estas tradukitaj en multajn lingvojn, inkluzive Esperanton.

Nanto dum la dua mondmilito

Junie 1940 okazis la okupado de la urbo fare de la germana armeo. La 20an de oktobro 1941 estis murdita la germana urbokomandanto subkolonelo Karl Hotz fare de la rezista movado. Kiel ago de venĝo oni ekzekutis garantiulojn (la ĉefstrato Cours des 50 Otages memorigas pri tiu tragedio). Dum la milito granda parto de la urbo estis detruita. Post la albordiĝo de aliancanoj en Normandio komence de junio 1944 la urbo estis liberigita.

Nuntempo

En 1962 oni ree malfermis la universitaton de Nanto. La regreso de la ŝipkonstruado fine de la 1980aj jaroj faligis Nanton en profundan krizon. En 1989 estis fermita la lasta ŝipkonstruejo. La rezulto estis alta senlaboreco kaj socia samkiel kultura ruiniĝo (la plej drinkema parto de Francio). La trajna TGV-ligo kun Parizo kaj la forta transigo de la tutlanda administrado al la provinco signifis la komencon de la denova supreniĝo de Nanto. Ankaŭ la re-enkonduko de tramo kaj organizado de multnombraj festoj (Rendez-vous de l'Erdre, spektakloj de Royal de Luxe) kontribuis al revigliĝo de la atlantika metropolo.

Vidindaĵoj

Nanto posedas kelkajn gravajn muzeojn, inter kiuj estas la Muzeo de Belarto, la Muzeo de Jules Verne, la Muzeo de Dobrée kaj la Naturscienca Muzeo. Alternajn ekspoziciojn de moderna arto oni organizas en la galerio Lieu Unique en iama keksfabriko.

Gravaj vidindaĵoj estas la kastelo de la bretonaj dukoj, la katedralo Saint-Pierre kaj multaj aliaj preĝejoj. Al ĉi-lastaj apartenas ankaŭ la malfrugotika preĝejo Sainte-Croix kun renesanca preĝejturo ene de la malnova urbo kaj la novgotikaj konstruaĵoj Saint-Nicolas kaj Saint-Clément. Al ili aldoniĝas parkoj, aparte la botanika ĝardeno ĉe la ĉefstacidomo, kaj butikaj stratoj, kiel ekzemple la strato Crébillon kaj la historia pasejo Pommeraye. Unu el la plej belaj restoracietoj en Francio estas La Cigale ĉe la placo de la teatro Graslin.

La multaj publikaj veturiloj kaj eĉ la pruntedonataj bicikloj montras la atenton, kiun oni dediĉas al ekologio. Cetere, la urbo havas en sia koro kelkajn ege belajn ĝardenojn. Plie, la riverego Luaro kaj du aliaj belaj riveroj ebligas agrablan promenadon. Pri la ĉirkaŭaĵo: Atlantiko estas facile atingebla per trajno (40 km) kaj ankaŭ urbetoj survoje disponigas tre agrablajn vidaĵojn.

Ĉe la transformado de la malnova haventereno sur la insulo de Nanto ekestis ekspoziciejo en malnova banantenejo. Malnovaj gruoj de la ŝipkonstruejo estis renovigitaj por rememorigi pri la industria karaktero de la tereno.

Gigantaj, inspiritaj de Jules Verne, mekanikaj bestoj kaj pupoj, nomataj Les Machines de l'île (la maŝinoj de la insulo), estas uzataj dum kulturfestoj. Ekestis novaj konstruaĵoj, kiel la Palaco de Justico de la arkitekto Jean Nouvel. Modelo de moderna konstruaĵo estas Unité d'Habitation (loĝunuo) de la arkitekto Le Corbusier en la antaŭurbo Rezé. Embleman karakteron havas la turo de la iama keksfabriko Lefèvre-Utile proksime al la urbocentro.

La klimato de Nanto estas ofte malseka, tamen milda. Prujnon oni ne tro suferas.

Lucette ÉCHAPPÉ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lucette Échappé el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mortas flegistino: kiu kulpas?

Komence de decembro juna virino eniris malsanulejon en Londono. Graveda je 12 semajnoj, la novedzino suferis pro akuta matena vomado – fake hyperemesis gravidarum.

Nenio rimarkinda: multaj gravedulinoj tiel suferas, tamen nur unu elcentaĵo pro la akuta formo. Ĉiaokaze, jen persona aŭ familia afero, kiu ne koncernu la publikon. Privatecon en tiaj situacioj garantias artikolo 8 de la leĝo pri homaj rajtoj, akceptita de la brita parlamento en 1998.

Tamen ne validas artikolo 8, se vi estas dukino, la novedzino de la dua tronheredonto Princo William (filo de la tronheredonto Princo Charles). Kiam estis anoncite, ke la dukino estas traktata en ekskluziva malsanulejo, ĵurnalistoj ne povis sin bridi.

La kutime sobra BBC aŭdigis en sia vespera novaĵo-programo longajn intervjuojn kun fakuloj pri hyperemesis gravidarum. Bulvarda gazeto la sekvan tagon dediĉis 20 paĝojn al la dukino kaj al la bebeto, kiu fariĝos – imagu! – la tria tronheredonto.

Regis sama histerio en aliaj landoj: ekzemple, laŭ Fejsbuk-amiko, en Italio. Kaj ne nur. Ankaŭ en Aŭstralio, kie du radio-anoncistoj, alproprigantaj al si britan akĉenton, telefonis al la malsanulejo, ŝajnigante, ke ili estas reĝino Elizabeth kaj princo Charles.

Du flegistinoj ne dubis, kun kiuj ili parolas. Unu el la flegistinoj malkaŝis konfidencajn informojn pri la dukino. La konversacio estis registrita kaj poste dissendata (ade kaj ripete) de la radio-stacio.

Amuzaĵo, eble iom malbongusta – ĝis kelkajn tagojn poste la 46-jaraĝa flegistino, kiu la unua ricevis la falsan telefonvokon, sin mortigis, kredeble pro la ruzo. Tiam, sed nur tiam, la radio-stacio en Aŭstralio suspendis la du trompemulojn.

Ĉu vere ili kulpis? En rekta senco, jes. Sed ĉu ili ne viktimiĝis – kompreneble, ne tiel, kiel la flegistino – kiel ĉiuj, kies racio, kies inteligenteco, vaporiĝas vid-al-vide al la pompa privilegio-parado, kia estas la brita reĝa familio?

Ĉu ne kulpas la politikistoj, kiuj, asociiĝantaj kun „reĝuloj”, esperas tiel kaŝi sian nekompetenton kaj deflankigi kritikon pri fiaskanta ekonomia politiko? Reagis la brita ĉefministro David Cameron kiel knabeto kun nova ludilo, dirante, ke, kiam li ricevis la „bonan novaĵon” pri la gravedeco de la dukino, li volis ĝin tuj kunhavigi kun la membroj de la kabineto.

Ĉu ne, finfine, kulpas pri la memmortigo de la flegistino la reĝa familio mem, konstante ĵetanta ostojn al naiva, nematura publiko? Ekzemple la gedukoj intencis anonci la gravedecon la 25an de decembro, kvazaŭ la bebo estus kristnaska donaco al dankema popolo. Memorindas, cetere, ke tiuj, kiuj serĉas kaj flegas publikecon, kiam ili volas, ne povas subite diri, ke nun ili ne volas.

Tiel trompas ne nur la du sensacio-serĉantaj radio-anoncistoj en Aŭstralio, sed ankaŭ tiuj mitoj pri tradicio, politika stabileco, eĉ turisma valoro de la reĝa familio, kiuj ĉirkaŭas la monarkion.

Iasence, en tiu ĉi plorinda afero, ni ĉiuj viktimiĝas. Certe, dum tronos reĝa familio en Britio, sendube ripetiĝos ĵurnalismaj „atencoj” kontraŭ anoj de la reĝa familio. Plejparte ili restos sur farsa nivelo, sen la tragikaj postefikoj de la aŭstralia blago.

Fine: la afero prezentas plurajn etikajn punktojn, koincide en Britio kaj, kredeble, ankaŭ en Aŭstralio, aktuale diskutatajn. Ĵus raportis en Londono la esplor-komisiono Leveson, kiu rekomendas novan organon por regi la gazetaron.

Tiu ĉi organo estu jure establita kun povoj monpuni. Ĝi kontrastas al malnova, volontula organizaĵo, kiu ne agis kontraŭ ĵurnalistoj, kiuj lezis privatecon. Tiuj, kiuj baldaŭ aperos antaŭ tribunaloj, kaŝe registris telefon-konversaciojn interalie de politikistoj kaj, plej hontinde, de ordinaruloj enplektitaj en tragikaj cirkonstancoj, ekzemple malapero aŭ murdo de familiano.

Sed restas etikaj demandoj. En Aŭstralio nepras informi, se radio-stacio kaŝe registras konversacion kaj intencas poste ĝin dissendi. La stacio, kiu kaptis la voĉojn de du flegistinoj en Londono, argumentis, ke en tia situacio ne validas la aŭstralia leĝo, ĉar la virinoj estis eksterlandanoj.

Evidente moralo kaj etiko estas flekseblaj, precipe ĉirkaŭ la brita monarĥio.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Adapti, persisti, akcepti

Nuntempe ĉie en la mondo baraktas kompanioj por pluvivi en malfavoraj ekonomiaj cirkonstancoj. Ĉiun tagon multaj bankrotas malgraŭ siaj klopodoj, travivinte nur du aŭ tri jarojn post sia fondiĝo. Ankaŭ en Japanio troveblas tiaj cirkonstancoj, foje eĉ pli malbonaj ol aliloke pro longdaŭra deflacio.

Tamen tie ekzistas malnovaj kompanioj kaj familiaj entreprenoj, kiuj ja travivis, spite al la ondumado de la historio. Esploristoj identigis ĉ. 3000 firmaojn, kiuj fondiĝis antaŭ 200 jaroj, kaj ĉ. 21 000 antaŭ pli ol 100 jaroj. En Eŭropo Germanio havas plej multe da entreprenoj kun pli-ol-200-jara historio, sed ili nombras nur 800.

Imperiestro

La plej malnova ankoraŭ funkcianta entrepreno en Japanio, kaj probable ankaŭ en la mondo, estas Kongo-Gumi (Diamanto-Kompanio) en Osaka. Ĝi ekfunkciis en la jaro 578 de la komuna erao. En ĉi tiu jaro Tiberius 2a Konstanteno iĝis bizanca imperiestro.

Fondis Kongo-Gumi unu el tri ĉarpentistoj venintaj el la korea duoninsulo, invitite de la japana potenculo. Ili helpis konstrui la budhistan templon Ŝitennoĵi.

Bankroto

Dum jarcentoj Kongo-Gumi ekskluzive konstruis kaj riparis Ŝitennoĵi, ĝis en la 1860aj jaroj ĝi komencis konstrui templojn kaj sanktejojn de ŝintoismo (la japana indiĝena religio). En 2006 la kompanio alfrontis bankroton, sed alia entrepreno ĝin savis, kaj nun ĝi aktive funkcias.

La due plej malnova kompanio estas la bangastejo Keiunkan fondita en 705 en la gubernio Yamanasi. Ĝi apartenas al almenaŭ 12 kompanioj pli-ol-800-jaraĝaj. Inter ili listiĝas ses hoteloj aŭ gastejoj en varmofontejoj.

La kvin aliaj produktas paperaĵojn, budhoservilojn, sakeon (rizvinon), teon kaj muldaĵojn. Ekster Japanio la plej malnova estas Sankt Peter Stiftskeller, restoracio en Salzburg, Aŭstrio. Ĝi estis laŭdire fondita en 803, sed ses japanaj entreprenoj inkluzive de Kongo-Gumi kaj Keiunkan estas pli malnovaj.

Adaptiĝemo

Leviĝas la demando, kial ekzistas tiom da malnovaj entreprenoj en Japanio. Fakuloj opinias, ke la longviveco baziĝas sur tri faktoroj: adapti, persisti kaj akcepti.

Adapti rilatas al la kapablo krei novajn produktojn responde al la bezono kaj postulo de la tempo. Ekzemple, pluraj malnovaj prilaborejoj de metalo nun liveras precizajn partojn neprajn al poŝtelefonoj.

Persisti signifas insiste okupiĝi pri la propra metio. Multaj japanaj kompanioj fiaskis, kiam ili diversiĝis, neglektante sian propran aferon. Akcepti tuŝas la heredan principon. Sukcesaj firmaoj ne blinde akceptas siajn stultajn filojn sed kapablajn aliulojn. Alivorte, enfluas freŝa, ekstera sango.

Devizo

La devizo de multaj tiaj kompanioj fariĝas familia regulo, ekzemple „fideleco al la klientoj”, „kunekzisto kun la regiono”, „portempe perdi, longtempe gajni”.

Hodiaŭ, tamen, en epoko de tutmondiĝo, pli kaj pli malfacilas fideli al tiaj principoj, aparte kiam bankoj kaj aliaj investantoj postulas rapidan profiton kaj eĉ forvendon de tradicia entrepreno.

Hodiaŭ preskaŭ ĉiuj malnovaj familiaj entreprenoj fariĝis akciaj kompanioj aŭ societoj komanditaj. Siajn akciojn ili ne publike proponas en la financaj merkatoj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La Centro pri Interreligia Dialogo ekfunkciis

En Vieno oni solene malfermis la Centron pri Interreligia Dialogo „Reĝo Abdullah” (KAICIID) (vidu MONATO 2012/1, p. 17). La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki Moon emfazis en sia inaŭgura parolado la rolon de la centro kontraŭ la fono de la konflikto en la Proksima Oriento kiel gravan paŝon. „Ni ne bezonas rigardi pli malproksimen ol la hodiaŭajn ĉefnovaĵojn, por kompreni kial la misio de la centro estas tiel grava”, diris Ban Ki Moon en la viena kastelo Hofburg antaŭ centoj da gastoj. La ministroj pri eksteraj aferoj de la ŝtatoj-fondintoj Aŭstrio, Hispanio kaj Sauda Arabio emfazis en siaj paroladoj la rolon de la interreligia dialogo.

Parolante antaŭ pastroj kaj religiaj altranguloj el la tuta mondo, Ban Ki Moon dankis la saud-araban reĝon Abdullah, kiu ne povis veni pro dors-operacio, pro liaj klopodoj pri la centro: „Hodiaŭ vespere ni unuigas niajn fortojn por festi pli fortan klopodadon pri kultura interŝanĝo kaj tutmonda harmonio.”

La konflikto inter israelanoj kaj palestinanoj samkiel la situacio en Sirio kaj Malio memorigas insiste pri tio, kial gravas pli bona kompreno trans la religiaj kaj kulturaj limoj. Ban Ki Moon venis ĵus el la Proksima Oriento kaj esperas nun pri la plenumo de la armistico inter Israelo kaj radikalaj palestinaj grupoj en la Gaza Sektoro.

Estraro

La centron gvidas la iama saud-araba vicministro pri klerigado Faisal bin Abdulrahman bin Muammar kiel ĝenerala sekretario. Lia anstataŭantino estas la eksa aŭstra ministrino pri justico Claudia Bandion-Ortner. En la naŭpersona estraro estas po tri personoj de kristana kaj islama konfesioj – inter ili sendito de la papo kaj saud-araba islamano, – kaj reprezentantoj de judismo, budhismo kaj hinduismo.

Impulso pri la fondo de la centro estis renkontiĝo de reĝo Abdullah kun papo Benedikto la 16a en 2007. La unua vizito de la saud-araba monarko al Romo ekpuŝis la dialogon inter la katolika eklezio kaj islamo, sciigis teologoj. Sauda Arabio certigis por la kuranta funkciado de la centro dum la unuaj tri jaroj ĝis 15 milionojn da eŭroj. La establo akceptos ankaŭ mondonacojn de ŝtatoj, fondaĵoj kaj unuopaj personoj.

Antaŭenigi respekton

La centro havas la deklaritan celon antaŭenigi respekton inter la religioj kaj peri en konfliktoj inter la religioj. Kontraŭuloj tamen diris, ke la estigo de la centro estas ŝirmo por Sauda Arabio, kiu ne permesas al ne-islamanoj la praktikadon de sia religio.

La kritikon pri la grava rolo de Sauda Arabio en la centro tuŝis ĝia ĝenerala sekretario Faisal bin Abdulrahman bin Muammar, en sia inaŭgura parolado. Direkte al la amaskomunikiloj li diris: „Vi povas demandi kaj havas la rajton demandi, kion faros la centro. Mi povas kredigi vin, ke ĝi estos elirpunkto por ŝanĝo.”

La saud-araba ministro pri eksteraj aferoj princo Saud al-Faisal emfazis la grandan signifon de stabileco por la funkciado de la establo. „Oni devas rememori pri tio, kio okazis kun la socioj, kiuj ne povis haltigi la ‚spiralon de perforto’ – la centro devas helpi por ĉesigi konfliktojn, rememorigi pri la fundamentaj valoroj kaj rekonduki la mondon al ili.”

La supera komisiito de la papo pri interreligia dialogo, kardinalo Jean-Louis Tauran, memorigis al la reprezentantoj de diversaj religioj pri iliaj devoj en la dialogo. Estas ankaŭ eblo tuŝi fundamentajn homajn rajtojn, inter ili la religian liberecon „en ĉiu socio – ĉie”. La Sankta Seĝo intervenas ĉiuloke por kristanoj, kie ili bezonas helpon.

La aŭstra ministro pri eksteraj aferoj Michael Spindelegger kaj lia hispana kolego José Manuel Garcia Margallo substrekis en siaj paroladoj la subtenon por la centro. Spindelegger diris, ke li estas danka al reĝo Abdullah pro lia pensoriĉa kaj ĝustatempe lanĉita iniciato. La konstruiva dialogo de la konfesioj estas prioritato de la aŭstra ekstera politiko. Garcia Margallo deklaris, ke li certas, ke la centro subtenos ankaŭ aliajn iniciatojn pri interreligia dialogo.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sablohorloĝo forŝovas piramidon

Kris Verburgh, 26-jara flandra kuracisto, kaŭzis malgrandan „tertremon” en Flandrio per sia libro De voedselzandloper, laŭvorte „la nutra sablohorloĝo” (laŭ la formo de lia nova, ĝisdatigita versio de la nutra piramido). Tiu ĉi artikolo celas ne esti recenzo pri la libro, sed prezenti al la legantaro kelkajn konkludojn kaj instigi al pli saniga kaj konscia manĝado.

En multaj lokoj de la mondo oni uzas nutran piramidon por montri al la homoj, kiel manĝi ekvilibre. En la supra parto de la piramido aperas la manĝaĵoj, kiujn oni modere manĝu (dolĉaĵoj, nutraj suplementoj). Sube troviĝas male la nutraĵoj, kiujn oni plej bezonas (akvo, rizo, pano). Ofte apud tiaj skemoj estas ankaŭ bildoj pri sporto, por montri, ke ankaŭ fizika ekzercado tre gravas por bona sano.

Polemiko

Aperiginte sian libron De voedselzandloper, Kris Verburgh ricevis grandajn laŭdojn, sed ankaŭ multe da kritiko (kiel persono, ne nur kiel profesiulo), interalie de la flanko de pluraj profesoroj. Laŭ ili, lia „nutra sablohorloĝo” ne baziĝas sur sufiĉa nombro da sciencaj esploroj. La samaj scienculoj ankaŭ plendas pri misinterpretado de iuj ciferoj. Estas tre domaĝe, ke tiu kritikado fokusiĝas sur nur kelkaj eventuale diskuteblaj eroj (kiujn la aŭtoro per nekaŝita respondo al la kritikantoj cetere jam refutis), anstataŭ agnoski, ke nia maniero nin nutri ja povas kaŭzi multajn gravajn malsanojn kaj ke, efektive, la maniero elektita de la aŭtoro por prezenti modelon pri saniga nutrado aparte utilas kaj trafas.

Parto de la polemiko estas jene klarigebla: la tradicia nutra piramido estas forte influata de la viand- kaj lakt-industrio. Tiuj industrioj volas ĉiel instigi la homojn konsumi kiel eble plej multe da siaj produktoj, spite al ĉiuj konataj raportoj pri riskoj por la sano pro manĝado de tiaj nutraĵoj. Ni estu honestaj: kiom da homoj malsaniĝis, manĝante laktukon aŭ brokolon, kaj kiom da homoj spertas sanproblemojn pro troa manĝado de viando kaj laktaĵoj? (Rimarkindas, ke infekto per salmonelo supozeble ligita kun manĝado de legomoj, kiu okazis antaŭ kelkaj jaroj en Germanio kaj aliloke, tute ne estis kaŭzita de la legomoj mem, sed de la bestdevena fekaĵo ŝprucita sur la legomojn.)

Plej bona dieto = ne dieti

Esence la libro de Verburgh montras, kiamaniere vivi longe kaj bone danke al pli saniga manĝado. La eldonaĵo ne baziĝas sur iu mirakla dieto, kvankam perdo de pezo ofte ja sekvas; la verko male klopodas ekkonsciigi kaj eduki la legantaron pri tio, kio estas sana manĝado, surbaze de multe da sciencaj esploroj.

La aŭtoro klarigas ankaŭ, kial la plimulto da dietoj, pri kiuj abunde parolas artikoloj en popularigaj revuoj, ne efikas kaj fojfoje eĉ minacas la sanon. Temas ekzemple pri la protein-dieto (kaj pri la troa manĝado de viando, ĝenerale), ĉar niaj hepato kaj renoj ne povas facile digesti multajn proteinojn. Ekde nia 30-jariĝo la funkciado de niaj renoj eĉ malaltiĝas je 10 % ĉiu-jardeke pro ekscesa protein-konsumado. La plej multaj dietoj baziĝas sur malgrandaj kaj limigitaj esploroj kaj strebas nure al rapida sukceso, konsiderante nur la mallong-daŭran efikon. Tamen ili preterrigardas la long-daŭran efikon. La plej bona dieto estas do: ne sekvi dieton, sed manĝi sanige kaj konscie.

Verburgh malpermesas al siaj legantoj absolute nenion: li bone scias, ke multaj homoj ne kapablas vere sekvi iun ajn dieton en mondo, kiu daŭre reklamas kaj proponas tentajn, kvankam ne sanigajn, manĝaĵojn. Anstataŭe la aŭtoro brile montras la manĝaĵojn, kiujn oni malplej manĝu, lokumante ilin en la supra parto de la duobla piramido, ∇. La manĝaĵoj, kiujn male oni plej multe manĝu, troviĝas en la malsupra parto ∆). Tiel simpla estas la afero. Li ankaŭ montras, kiamaniere anstataŭigi malpli bonajn manĝaĵojn (supre) per pli sanigaj (sube).

Luksaj malsanoj

La ĉefa kaŭzo de nia maljuniĝo estas sukero kaj, pli ĝenerale, karbonhidratoj, kiuj estigas ligojn inter proteinoj en la korpo, tiel kaŭzante rigidiĝon de la ĉeloj kaj ekeston de sulkoj. Konsumado de granda kvanto da karbonhidratoj en mallonga tempo kaŭzas rapidan kreskon de la sukernivelo en la sango.

La t.n. glikemia indekso (mallonge GI) montras por ĉiu nutraĵo, kiom rapide la karbonhidratoj eniras la sangon. Preferindas manĝi nutraĵojn kun malalta GI, ĉar tiuokaze la kabrohidratoj malpli rapide eniras la sangon kaj pli longdaŭre provizas energion, anstataŭ stoki ĝin kiel grason. Tro da karbonhidratoj aldone influas malbone la nivelon de kolesterolo. Manĝaĵoj kun alta GI estas krom sukero: pastaĵoj, pano, rizo (kies blankaj variantoj ĉefe malsanigas) kaj terpomoj. Estas pli bone anstataŭigi tiujn manĝaĵojn per aveno, fabacoj (legumenacoj), fungoj, fruktoj kaj legomoj.

Verburgh strebas preventi la novajn t.n. „luksajn malsanojn”, kiaj estas diabeto (duatipa), koraj kaj arteriaj problemoj, kancero, ĉiuj parte kaŭzataj ĝuste de malbona nutrado. La moderna sablohorloĝa versio de la nutra piramido baziĝas sur sciencaj esploroj kaj ĉefe prizorgigas la faktorojn, kiuj kaŭzas maljuniĝon (kaj eĉ morton).

Menciinda estas ankaŭ, rilate al la nova proponita modelo, estas la eblo nuanci la malsamon inter ekzemple nigra kaj verda teo, ruĝa kaj blanka viando, bonaj kaj malbonaj grasoj. Estas ekzemple malĝuste opinii, ke ĉiuj grasoj dikigas. Forigi tute la grason el nia manĝo estas eĉ malsanige, ĉar pluraj vitaminoj (A, D, E, K) ne solveblas en akvo kaj tial povas eniri nian korpon nur pere de grasoj.

Usona esploro komparis homgrupon, kiu manĝis sanhelpe laŭ la mediteranea kuirmaniero (multe da olivoleo, legomoj, fruktoj, fiŝo, nuksoj, iom da ruĝa vino), kun alia grupo, kiu sekvis dieton preskribitan de la Usona Kor-Asocio, kun malmulte da graso. En la unua grupo okazis je 70 % malpli da mortoj. Post 2,5-jara esplorado oni ĉesigis la eksperimenton, ĉar oni konsideris „kontraŭetike”, ke la dua grupo plu sekvu la dieton de la Usona Kor-Asocio.

La nutro-klepsidro

Legomoj kontraŭ kancero

Kancero estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de morto en Okcidento, sed en iuj partoj de Azio ĝi aperas 5 ĝis 10-oble malpli ofte. Temas pri vere signifoplena malsamo! Ĉe nefumanto la manĝomaniero respondecas pri 50 % de la risko pri kancero! La ceteraj 50 % rilatas: genetikan emon, infektojn, estadon sub la suno, poluadon, labortipon ktp. En Japanio oni observis dekfoje malpli da kazoj de prostat-kancero. La kialo evidente ne estis genetika, ĉar japanoj elmigrintaj al Brazilo, kiuj manĝis laŭ la okcidenta maniero, havis same altan riskon, kiel okcidentanoj.

Kiel do nia manĝado povas influi kanceron? Mallonge: kelkaj freŝaj legomoj kaj herboj (ekzemple brokolo, petroselo, kurkumo – malsama, oni atentu, ol kukumo) havas kancer-preventajn ecojn. Esploro en Nederlando, plenumita tra 120 000 personoj, montris, ke:
– manĝante sane (fiŝon, nuksojn, legomojn, fruktojn, nigran ĉokoladon, ruĝan vinon, sed malmulte da „rapid-asimileblaj sukeroj”, ruĝa viando kaj laktaĵoj),
– ne havante troan pezon,
– ne fumante,
– iom sportumante,
viroj mezume vivas pli longe je 8,5 jaroj kaj virinoj je 15 jaroj. Plie, la nombro de la sanaj vivjaroj, do la jaroj sen notindaj malsanoj, estas la duoblo. Homoj, kiuj havas malsanigan vivstilon – la esprimo parolas per si mem – povas ekhavi sanproblemojn jam ekde sia 50-jariĝo.

Jen kelkaj mirindaj faktoj (la fontoj troviĝas en la libro kaj en la retejo de la aŭtoro):

– tri glasoj da freŝe elpremita fruktosuko semajne malaltigas la riskon de la malsano de Alzheimer je 79 %;

– unu manpleno da juglandoj tage malpliigas la riskon de kor-krizo je 45 %;

– unu kilogramo da brokolo monate malpliigas la riskon de mamkancero je 40 %;

– unu glaso da limonado ĉiutage rezultas 43 % pli da risko de kor-krizo kaj duobligas la riskon de diabeto;

– regule manĝi nigran ĉokoladon malpliigas la riskon de kor-krizo je 37 %;

– verda teo malaltigas la riskon de intestokancero je 57 % kaj kuntrenas je 40 % malpli da apopleksirisko;

– unu glaso da alkoholo tage malaltigas la riskon de kor-atako je 30 %, sed oni ne troigu: viroj trinku maksimume po du glasojn tage, virinoj po unu;

– virinoj, kiuj ĉiutage trinkas du glasojn da lakto, havas je 45 % pli da risko rompi sian koksoston.

Konsiloj

Por vivi pli longe, valoras ankaŭ la konsilo limigi kaloriojn: se oni manĝas je 25 % malpli, ol necese, la korpo estas pli ŝparema kaj pli zorgema pri si mem. Manĝi tro multe kaŭzas pli rapidan maljuniĝon, ĉar la kemiaj reagoj de la ĉiutaga korpa fiziologio kreas reageman oksigenon kiel flankan efikon. Tiu oksigeno damaĝas la DNA-on, proteinojn kaj lipidojn en la korpo. La antioksidantoj ĉeestaj en la nutraĵoj kaj la organismo ne povas komplete haltigi tiun damaĝon.

Resumo

– Ne manĝu (aŭ manĝu plej modere) panon, terpomojn, pastaĵojn kaj rizon, preferante eventuale la integrajn.

– Per avenkaĉo (preparita per sojlakto) anstataŭigu panon1; terpomojn, pastaĵojn kaj rizon anstataŭigu per legomoj, fabacoj, fungoj, tofuo aŭ quorn2.

– Evitu lakton kaj jogurton. Anstataŭigu ilin per plantdevena lakto (kiel sojlakto), sojojogurto aŭ sojkaĉo; fromaĝon kaj ovojn oni rajtas manĝi.

– Konsumu malmulte da ruĝa viando (de porko, bovo, ŝafo, ĉevalo), sed pli da grasa fiŝo (salmo, skombro, haringo, anĉovo kaj sardinoj) kaj birdaĵoj (kokaĵo, meleagraĵo).

– Legomojn kaj fruktojn konsideru la bazo de la nova nutra piramido.

– Trinku multe da akvo, kelke da tasoj da verda aŭ blanka teo kaj almenaŭ unu glason da freŝe elpremita frukt- aŭ legom-suko kun fibroj tage. Kafo (maksimume tri tasoj tage) kaj alkoholo (maksimume du glasoj tage por viroj kaj unu glaso por virinoj) estas permesataj.

Je via sano!

Lode VAN DE VELDE
1. Avenkaĉo povas esti manĝata matene kun juglandoj, fragoj, mirtelo, pomo, banano, sekigitaj fruktoj, nigra ĉokolado.
2. Quorn [kvorn] estas la marknomo de produkto kun, kiel bazo, fermentinta micelio de la ŝimaĵo Fusarium venenatum, uzata de vegetaranoj kiel anstataŭaĵo de viando.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van De Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Briko-muzeo

Pli ol 12 000 diversaj brikoj videblas en la briko-muzeo en Vieno. La plej malnova briko el ili aĝas 4000 jarojn kaj venis verŝajne el Babilono. Aliajn produktis grekoj kaj romianoj. La ĝermanoj loĝis ekde la 5a ĝis la 10a jarcentoj ĉefe en lignaj domoj kaj ne postlasis tiajn ŝtonojn. Multaj brikoj estis produktataj en la baroka kaj sekvaj periodoj.

La muzeon fondis la lerneja direktoro Anton Schirmböck [ŝirmbek] en la 1970aj jaroj. Kiam lia ejo ne plu povis enteni la multajn objektojn, la kolekto migris al domo, en kiu troviĝas ankaŭ la muzeo de la 14a distrikto de Vieno.

Argilo

La kruda materialo por fari brikojn estas argilo, fojfoje miksita kun silto kaj sablo. En la bakforno, ĉe 900 oC, la koloro ŝanĝiĝas de blua al ruĝa kaj la argileroj sintriĝas, do parte kunfandiĝas. Tia briko enhavas truetojn, povas suĉi akvon kaj ne estas rezistokapabla kontraŭ erozio. Se oni uzas specialan argilon kaj bakas je 1200 oC, la truetoj malaperas kaj estiĝas klinkero, kiu ne ruiniĝas dum frosto.

Diversformataj

Ĝis la mezo de la 19a jarcento ĉiu urbo aŭ monaĥejo preferis alian formaton por brikoj. Pro tio oni ne povis uzi brikojn el diversaj regionoj por la sama konstruaĵo. Tial en la jaro 1872 en Germanion oni enkondukis la „regnan formaton”: 25 x 12 x 6,5 cm. Nuntempe estas produktataj pli grandaj brikoj kun truoj por izoli la domon kontraŭ (mal)varmo. Tia bloko havas ekzemple la dimensiojn 50 x 38 x 25 cm. Se la supra kaj suba surfacoj estas ŝlifitaj, eblas kunglui la blokojn. Do, masonado estas ŝparata kaj la muro restas preskaŭ seka.

Specialaj brikoj estas terakotaj kaj kahelfornaj. La muzeo montras ankaŭ tegolojn el la romia kaj nuna tempoj. Ceramikaĵo kaj porcelano konsistas el aliaj substancoj.

Adreso de la plej granda briko-muzeo en Eŭropo: Wiener Ziegelmuseum, Vieno, 14a distrikto, strato Penzinger 59. Eniro senkosta. Malfermita ĉiun unuan kaj trian dimanĉon en la monato (escepte de julio, aŭgusto kaj festotagoj) de la 10a ĝis la 12a horo. Metrolinio U4: ĝis Hietzing [hicing]. Rete: ziegel@bezirksmuseum.at.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉefstacidomo por ĉefurbo

Ekde decembro 2012 Vieno havas novan ĉefan stacidomon. Funkcias jam kvin trakoj; ekde 2014 funkcios 12.

Jam nun trajna pasaĝero ĝuas avantaĝojn. Tiu ne plu devas alveturi la iaman sudan stacidomon, iri kelkcent metrojn kaj atendi en la apuda orienta stacidomo. Eblas nun trajnŝanĝi ĉe la sama kajo aŭ eĉ simple rekte traveturi post mallonga halto.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Arĝenta kunlaboro

Legantoj de MONATO fojfoje ŝatus ekscii, kia estas la persono, kiu verkis tiun aŭ alian artikolon. Kadre de mia retrorigardo al 25 jaroj da kunlaborado, mi volas ne tedi per malgrava biografio, sed almenaŭ sumigi iom la ekeston de cento da artikoloj por la magazino.

Mi eklernis Esperanton dum la Universala Kongreso en Aŭgsburgo 1985. Iom poste mi rimarkis gazeton kun titolpaĝa nigra-blanka foto en kriruĝa kadro kaj la nomon MONATO. Ĝi prezentis sin „internacia magazino sendependa”. Al mi plaĉis kaj ĝia ekstero kaj la enhavo kaj mi tuj ekabonis ĝin.

Se ekzistas tia impona gazeto, la internacia lingvo de d-ro Zamenhof estas viva kaj matura, konvinkiĝis la novico. Du jarojn mi restis nur leganto, sed baldaŭ logis min ankaŭ verki por ĝi. En 1987 aperis mia unua artikolo. Ekde tiam mi estas konstanta kontribuanto.

Socia konvencio

La cifero 25 estas ne nur simpla nombro. Ĝi ampleksas kvaronon de jarcento, vivofazon de unu generacio. Socia konvencio ĝi estas, nomata „arĝenta”. Ĉu mi ĝuste memoras, ke la unuaj materialoj iris rekte poŝtmaniere al la kunfondinto kaj ĉefredaktoro Stefan Maul?

Tiutempe foje la kontakto fluis malrapide. Longe estis survoje demandoj kaj respondoj, leteroj perdiĝis. Al la komenciĝinta elektronika epoko mi nur heziteme aliĝis, sed nun mi ŝatas la rapidajn kontakteblojn, almenaŭ, se la koncerna partnero en la redakcio estas respondema.

Nun ja bone fluas la komunikado, sed ĉiam ankoraŭ iom ĝenas, ke ne ekzistas ia centra instanco, kiu havas superrigardon pri ĉio, pri la alveno de la skriba materialo, pri la ilustraĵoj, pri la akcepto, la daŭro de la prilaborado, la enpaĝigo, la aperodato ktp.

Statistikaj konsideroj

Jubileo instigas al statistikaj konsideroj. Estis jaroj kun intensa verkado kaj kelkaj magraj fazoj. Entute aperis proksimume cent kontribuoj – jen dua jubileo. Meznombre kvar artikoloj jare ne estas multe kompare kun kolegoj rekordemaj, aperantaj kvarfoje en nur unu kajero, sed intertempe la tekstoj, kiujn mi verkis por MONATO ampleksas dekonon de miaj skribaj produktoj. Cetere, dua dekono aperis en aliaj Esperanto-gazetoj.

Post kelkaj komencaj kontribuoj kadre de la muzikista profesio, vastiĝis la temoskalo. Sekve verkiĝis multo pri kulturo ĝenerale, pri la propra regiono, pri historio kaj bildarto. En la lastaj jaroj aldoniĝis ankaŭ la sekcioj Spirita Vivo kaj Politiko. Entute estas preskaŭ neniu rubriko, por kiu mi ne verkis.

Aldoniĝas menditaj recenzoj, almenaŭ dum la unua jardeko. Kelkfoje aperis konsideroj pri lando, kiun mi bone konas, Liĥtenŝtejno, ne havanta propran kunlaboranton. Honorigis min, ke William Auld aprezis miajn poemojn kaj publikigis kelkajn en aparta paĝo. Kompletigas la rilaton al la magazino manpleno da legantoleteroj, aŭ, pli ĝuste, memstaraj artikoletoj sub alia formo.

Strikta ligo

Deko da senditaĵoj ne atingis la publikigon, ĉu ĉar iu alian sekundon pli frue sendis ion pri aktuala temo, ĉu ĉar „ne ekzistis rubriko” por ili. Cetere, tiu iom strikta ligo al rubriko kaj redaktoro nemalofte kaŭzis almenaŭ „miskomprenojn”, ĉar multaj el miaj artikoloj traktis temon unuece kaj ne facile trovis ŝablonan keston.

Ekde la komenco kunlaboras mia edzino Rita Rössler-Buckel por MONATO. Ŝi akompanis la kolektadon de la materialoj, desegnis ilustraĵojn kaj lerte fotis por bilde subteni la tekstojn. Unu foto eĉ atingis la titolpaĝon. Plej ofte ni mem klopodis bone antaŭzorgi pri ekvilibra informo per vortoj kaj bildoj.

La arĝenta jubileo havigas nelaste la okazon danki al la diversaj homoj de la redakcio pro ilia laboro super niaj kontribuoj kaj pardonpeti ilin pro foja malpacienco. Kaj indas danki al la legantoj, kiuj ja legantoletere aldonis aŭ ĝustigis iajn punktetojn, sed tute ne severe kritikis.

Same kiel Esperanto fariĝis natura parto de mia vivo, tiel ankaŭ la laboro por MONATO intertempe montriĝis nemalhavebla. Pruvas tion la nombro de la artikoloj en la jubilea jaro: 20. Espereble legi ilin same plaĉis kaj profitigis kiel la verkado.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kison al la tuta mondo (sed nuntempe pagu)!

Amikeco apartenas al la plej intimaj interrilatoj inter du aŭ fojfoje pli da personoj. Ŝajnas esti universala homa bezono dividi komunajn sekretojn, praktiki samajn hobiojn, konfesi problemojn, peti kaj doni konsilojn kaj konsolojn, sendepende de seksaj rilatoj.

Fidinda estu tia kunulo, inda je vera konfidenceco. La poeto Friedrich Schiller, en sia „Odo al la ĝojo”, himnas proksimume: „Jubilu, se vi sukcesis esti amiko de amiko!”. Tiel li esprimas la internan edifon de amikeco.

Lia jubilado multe transiras la intimecon, kaj grandioze li inkludigas homamasojn: „Brakumadon al vi, milionoj!”, eĉ „Kison al la tuta mondo!”

Memdonaj

Ne malpli entuziasme la nuntempa vivomaniero traktas tiun tre delikatan personecan interrilaton. Sed transformiĝis la koncepto, tamen uzante la saman nocion. Tiaj „amikecoj” ne plu estas personecaj, rektaj, ambaŭflanke memdonaj.

Kiel multo en la nuna socio, ili fariĝis instituciaj, komercaj, prikalkuleblaj, nerespondecaj. Kion pensi pri sociaj retoj, kiuj dissendas avertojn: „Sinjoro X deziras, ke vi fariĝu lia amiko.” La sinjoro estas apenaŭ al vi konata, kaj evidentas, ke ne la sinjoro skribis la mesaĝon, sed aŭtomato.

Mode nun estas, ke institucioj varbas por si „amikan rondon”, al kiu la individuo memkompreneble kotizas. Ekzemple lernejoj invitas gepatrojn fariĝi „amikoj”. Tiuj fervore aliĝas, esperante tiel prosperigi la lernejan sukceson de la ido.

Bonhavaj

Ankaŭ bonhavaj publikaj radistacioj varbas „amikojn”, ofertante kontraŭ la postulata kotizo reduktitajn prezojn ĉe koncertoj, kaj interretan informadon. Evidente temas pri servoj, per kiuj oni volas krei aŭskulteman komunumon ĉirkaŭ si por kontraŭpezi la konkurenculojn.

Eĉ seriozaj malsanulejoj, enviciĝintaj en la ŝtatan sekurecsistemon, provas akiri reton da subtenantaj amikoj. Kiu sekve, okaze de bezono, ne preferos iri en sian amikan malsanulejon?

Amikeco ne nur estas bela vorto. Ĝi povas havigi ankron al homoj, egale en kiu vivofazo. Misuzi tiun nocion pro tre evidentaj komercaj, konkurencaj, memrilataj celoj estas perfido al idealo. Sed nur malmultaj amikiĝemuloj tion ĝustatempe komprenas.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Urboj kaj kurboj

La 5an de decembro 2012 forpasis la brazila arkitekto Oscar Niemeyer [oskáĥ nímaja] en Rio-de-Ĵanejro, sia naskiĝurbo. Longaĝa, li mortis nur 10 tagojn antaŭ sia 105-jariĝo. Lia ĉefverko estas la plano por Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo, inaŭgurita en 1960.

Li debutis kiel arkitekto en 1932 ĉe inĝeniero Lúcio Costa [lusju koŝta], la estonta kunpartnero por la kalkuloj de la urbanizado de Braziljo. En 1940 Juscelino Kubitschek [ĵuselinu kibiĉék], la tiama urbestro de Belo Horizonte, invitis lin prepari projekton de la ensemblo de Pampulha [pampulja], nacian ikonon de moderna arto.

Radikale

Kiam Kubitschek estis elektita prezidanto de la respubliko en 1956, li denove alvokis la arkitekton por plani Braziljon, la novan ĉefurbon. Kun Braziljo, strategie starigita en la geografia centro de Brazilo, ne nur Rio-de-Ĵanejro eksiĝis kiel ĉefurbo, sed radikale renversiĝis la politika koncepto de marborda kulturo, heredaĵo el la kolonia erao.

Eksterlande li kunlaboris en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, en Novjorko, kune kun Le Corbusier [le korbizjé] kaj aliaj arkitektoj el deko da landoj. La sidejo de la Komunista Partio de Francio en Parizo, la eldonejo Mondadori en Milano, konstruaĵoj de la universitato de Alĝero, inter aliaj ekzemploj, ilustras la internacian atingon de planoj subskribitaj de li.

Simbole

Niemeyer estris la superan kurson de arkitekturo de la ĵus fondita universitato de Braziljo en la periodo de 1962 ĝis 1965. Tamen li eksiĝis el la universitata posteno por simbole protesti kontraŭ la militista reĝimo altrudita al la nacio en 1964. Ĉar li estis membro de la Brazila Komunista Partio, li devis forlasi Brazilon por ekzilejo en Francio.

La stilo de Niemeyer definitive enradikigis la fundamenton de la moderna arkitekturo en Brazilo. Liaj gigantaj projektoj ĉiam fontis el simplaj desegnaĵoj kun graciaj kurboj. Laŭ liaj deklaroj la arkitekturo ne reduktiĝu al nura funkcio, ĉar gravas la estetiko.

Sub la inspiro de inaj kurboj rimarkindas la ensemblo Sambódromo, kie en la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro paradas la plej alta esprimo de la brazila popola arto, nome la sambo.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Teritorie disputi por maski katastrofon

Fine de 2012, post trijara paŭzo, revenis al la potenco en Japanio la konservativa Liberal-Demokratia Partio (LDP). En balotado ĝi gajnis 294 el la 480 seĝoj de la Ĉambro de Reprezentantoj. Tiel la japana popolo, malgraŭ la nuklea katastrofo de Fukushima Daiichi en marto 2011, elektis partion, kiu daŭre subtenas nukleajn centralojn.

La reginta, nur iom pli liberala Demokratia Partio de Japanio, favoris post la katastrofo laŭgradan forigon de la centraloj. Sed konstante ŝanceliĝis ĝia politiko interalie pro interna opini-diverĝo kaj forta premo de Usono.

Perdas

El la 12 partioj, kiuj partoprenis en la elektoj, ok pledis por rapida aŭ laŭgrada forigo de la nukleaj centraloj. Tamen, laŭ la elekto-sistemo, kiam granda partio perdas sian mandaton, alia granda partio preskaŭ aŭtomate akiras potencon. Do strukture ne restas granda ŝanco por malgrandaj partioj, precipe se ili multiĝas kun pli-malpli similaj platformoj, kiel ĉi-foje okazis.

Restas maltrankvilaj la loĝantoj en la gubernio Fukushima, kie okazis la katastrofo. Dume en la ĉefurbo Tokio, kaj en aliaj grandaj urboj, ade okazas manifestacioj kontraŭ la nukleaj centraloj. Ekzemple, en julio 2011, surstratiĝis en Tokio 100 000 protestantoj.

Timas

Dume daŭras elmigrado de homoj ne nur el Fukushima sed ankaŭ el Tokio kaj ĉirkaŭaj regionoj, ĉefe al okcidenta Japanio, sed fojfoje eĉ eksterlanden. Ili timas la nun ne antaŭvideblajn sekvojn de la katastrofo.

Aŭdeblis post la elektoj voĉoj histeriaj. Kandidato neelektita, la 38-jara aktoro Yamamoto Taro, konata tra Japanio, anoncis, ke ne haltigeblas la nukleaj centraloj. „Nun indus fuĝi el Japanio”, li opiniis.

Emfazas

Tamen la nova ĉefministro, Abe Shinzo, emfazas la neceson ŝanĝi la nunan konstitucion, kies pacifismo malhelpas al la lando nomi sian „armeon” armeo. Dum lia mandato la armeo povus testi sian kapablon ĉefe kontraŭ Ĉinio kaj malpli verŝajne kontraŭ Suda Koreio, kun kiuj brulas nun teritoriaj problemoj.

Tamen ne estas klare, ĉu la oficon eltenos politikisto, kiu antaŭ kvin jaroj devis rezigni la ĉefministran postenon pro stomaka malsano, malantaŭ kiu probable kuŝis psika premo.

Ekflagrigis

Se Abe denove fiaskus, atendus aliaj en kaj ekster LDP. Unu el la ĉefaj kandidatoj ekster LDP estas Ishihara Shintaro, roman-verkisto kaj populara politikisto. Ĝis oktobro lastjare li estris la metropolan registaron de Tokio. Tamen lia deklaro aĉeti la insulon Senkaku (ĉine: Diaoyu), en aŭgusto samjare, ekflagrigis teritorian problemon kun Ĉinio.

Se li iam venus al la potenco, ankaŭ li povus, same kiel Abe, utiligi teritoriajn disputojn por maski la konsekvencojn de nuklea katastrofo.

Ĉiuj potenculoj tamen agus simile. Ankaŭ la registaro de la Demokratia Partio estis ade kritikata, ke ĝi kaŝas diversajn faktojn pri la katastrofo. La motivo ĉiesa kaj ĉiama: „Por ne maltrankviligi la popolon.”

USUI Hiroyuki

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Usui Hiroyuki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Diskriminacio: ĉu puŝo al sendependiĝo?

En decembro 2012 okazis Esperanto-renkontiĝo en Barcelono. La etoso estas streĉa en tiu ĉi kataluna urbo pro tio, ke katalunoj sentas sin diskriminaciataj. Ili grumblas kontraŭ la centra povo en Madrido, kaj ili ne sentas, ke la hispana registaro respektas ilian kulturon. Pli kaj pli kreskas deziro pri sendependiĝo. Kiel ĝi estiĝis? Kaj kiel ĝi evoluos?

Katalunio estis sendependa ŝtato kun teritorio, limoj kaj registaro ĝis 1714. Tiam finiĝis milito kaj post malvenko Katalunio estis aneksita de Kastilio. La jaro 1833 estas konsiderata kiel komenco de renesanco: floris la kataluna kulturo kaj firmiĝis la lingvo.

Inter 1936 kaj 1939 okazis la hispana enlanda milito. Katalunio subtenis la respublikon, el kio rezultis malvenko kaj katastrofo por Katalunio. Sekvis ĝis 1975 la diktatoreco de generalo Franco. Malpermesata kaj subpremata estis la kataluna kulturo, laŭ kolonistila imperiismo.

Multaj aktivuloj fuĝis eksterlanden; multaj malaperis en malliberejoj. Kun demokratio ekde 1977 blovis nova vento, tamen Madrido forte regis la periferiajn regionojn.

Kortumo

En 2010 okazis kvazaŭ kaŝita puĉo, kiam la kataluna statuto, aprobita en Madrido kaj poste en Katalunio, estis senigita je alineoj fare de la konstitucia kortumo. Poste, en septembro 2012, dum la kataluna nacia festo, okazis manifestacio en la kataluna ĉefurbo. Partoprenis ĉirkaŭ du milionoj da homoj pacemaj.

Kontribuis diversaj faktoroj: la ekonomia krizo kaj ŝparprogramoj postulataj de Madrido, kun diversaj tiel nomataj ofendaj agoj, kaj la Assemblea Nacional Catalana (ANC), kiu sukcesis kunvenigi politikajn partiojn, sindikatojn, civilajn asociojn ktp por unusola surstrata manifestacio.

Dume aŭdiĝis alvokoj al sendependiĝo, aŭskulteblaj ĉe la oficiala televido-kanalo (oni ne diru „nacia televido”). Post la manifestacio okazis malsukcesa provo atingi interkonsenton kun Madrido. Poste venis elektoj, la 25an de oktobro. Rezulte: en la nuna kataluna parlamento la plimulto favoras sendependiĝon.

Permeso

Ĉu la parlamento proponos sendependiĝon, ne certas. Ne permesos paŝon tian la parlamento en Madrido, sed eble Katalunio ne atendos permeson. Restas tamen aliaj demandoj. Ekzemple, ĉu sendependa Katalunio membros en Eŭropa Unio? Certe katalunoj sekvas la eventojn en Skotlando, kies situacio ne malsimilas al tiu en Katalunio.

Ekonomie Katalunio estas pli forta ol Hispanio. Komence de la 20a jarcento Katalunio estis industrie prospera regiono, kien venis hispanoj malriĉaj. La enlandaj enmigrintoj ekamis sian novan landon kaj en 2012 sentas sin katalunoj.

Katalunio estas aŭtonoma regiono, same kiel Galegio kaj Eŭskio, tamen la tri regionoj ne similas laŭ historia vidpunkto. Grava kultura aspekto estas instruado en publikaj lernejoj. La kataluna lingvo, same kiel la galega kaj la eŭska lingvoj, estas „kun-oficiala” lingvo.

Ministro

Tamen la nuna hispana ministro pri instruado proponas enkonduki novan sistemon. Tiel la kataluna lingvo ne plu estus la ĝenerala lingvo por instruado. Tio kolerigas katalunojn, ĉar la nuna sistemo, bazita sur ĝenerala instruado per la kataluna, por ĉiuj kontentige funkcias.

Aliflanke en Madrido regas aliaj kondiĉoj. Estu en la centra registaro la sama proporcio de registaraj oficistoj kiel de reprezentantoj de etnoj en la tuta lando. Tio ne okazas.

Ne eblas indiferenti dum tiu ĉi periodo. Ĉiu havas sian opinion, eĉ malsaman ene de la sama grupo aŭ familio. Tamen ĉiu sentas, ke aferoj ŝanĝiĝos. Kiamaniere, kaj kiam, estas alia demando.

Montserrat FRANQUESA, Mireille GROSJEAN kaj Ramon PERERA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Montserrat Franquesa, Mireille Grosjean kaj Ramon Perera el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lasta vorto

En ligo kun la artikolo Ge(j)edziĝoj (MONATO 2012/12, p. 12) mi opinias la jenon. Dum gepatroj, kiuj naskas, flegas kaj edukas siajn infanojn, konstante zorgas, ke ili ne falu sub iuj malbonaj influoj, jen iuj urbestroj organizas publikan propagandadon de ekstravaganco kaj perverseco sub la preteksto pri „homaj rajtoj”. Gepatroj ne voĉdonu por tiaj urbestroj!

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio
Sendube ekzistas perversuloj inter samseksemuloj, same kiel ekzistas perversuloj inter malsamseksemuloj. Sed nomi ĉiujn samseksemulojn perversaj estas kontraŭetike kaj humilige por granda parto de la socio. Per tiu ĉi lasta vorto MONATO nun fermas la diskuton.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel kuŝi klinike?

Germanaj malsanulejoj ne plu estu aktuale adaptitaj hospitaloj, sed sanigaj servo-stacioj (kreita estas angla esprimo wellness service stations).

Pacientoj kadre de la ŝtata malsanasekuro ĝuas kontentigan medicinan servon – krom misoj kaj mankoj kiel ĉie en la ordinara vivo – sed ŝatus iom pli da dorlotado dum la malsanuleja restado.

Tiuj ĉi servoj estu same tiel por homoj pagintaj siajn asekurajn kontribuojn dum 45 jaroj da pena laboro kiel por homoj hazarde trafintaj germanan klinikon sen pago (antaŭa aŭ posta) al ties publika sanservo.

Entreprenoj

Sed pri tio ne temu tiu ĉi artikolo. Ekzistas alia grupo de malsanuloj, nome tiuj, kiuj asekurigis sin en privataj entreprenoj je konsiderinde pli altaj kostoj ol tiuj en la ŝtata sanasekura sistemo.

Ofte ili estas instruistoj, ŝtatoficistoj, entreprenistoj, kiujn „normaluloj” antaŭjuĝeme envias, kiuj tamen ne ĝuas pli privilegian, prioritatan traktadon en kuracistaj praktikejoj kaj malsanulejaj litoj.

Sed ili havas antaŭ kaj post si multe pli da paperoj plenigendaj por rericevi la laŭkontrakte mempagitajn sumojn. Kaj ankaŭ ili, same kiel la „ordinaruloj”, ne plene rericevas siajn kostojn pro la ŝtate ordonitaj programoj, aŭ leĝoj, por „malpliigi la kostojn de la sanservo”.

Terapio

Male, ili devas pripensi, ĉu kromasekurigi servojn kiel dulita ĉambro (kio nuntempe estas preskaŭ kutimo aŭ simple hazarde okazas) plus terapio fare de la koncerna kuracista ĉefo. Ĉe ŝtatoficistoj la labordonanto pagas 70 % de tiu sumo, sed asekurigi la lastajn 30 % kostas duoble pli ol la 70 iel pagendaj.

Ne eblas ekscii, ĉu okaze de iometa bezono, proprapoŝa senasekura pago estos pli ŝpara. Ĉiu ĉefa kuracisto havas siajn apartajn regulojn kaj postulojn, intertraktendajn kun ties buroo.

Oni imagu nemaloftan akcidenton. Skianto falegas, rompas al si kruron, perdas dentaron, kaj necesas kunkudri al li okulon. Ĉu la paciento tuj postakcidente, (mal)vidalvide al la diversaj manipuladoj, interkonsentu iam vespere kun tri malplenaj burooj pri sia klinikula stato?

Cerbo

Dulita, ĉefula, kun matena gazeto kaj posttagmeza teo? Aŭ iam post tagoj, kiam buŝo kaj cerbo denove funkcias, tiu decidu, ĉu la jam okazintaj medicinistaj agadoj estu konsiderataj „ordinaraj” aŭ „ĉefkuracistaj”?

Kaj li eble tamen neniam vidis la departementajn ĉefojn, ĉar ili instruas universitate, konferencumas alikontinente, ĝuas ruĝamare, bahame komplezon de entreprenista partnero, aŭ simple nur dormemas pro troa alkohola festumado.

Kaj iliaj same kapablaj delegitoj plenumis sian taskon espereble same konsciencece al ŝtatkasaj pacientoj kiel al privatuloj.

Kostoj

Ŝtate asekurita malsanulo certe ne kompatas privatulon pro la diversaj decidoj. Sed tiu ja ŝatus kalkuli inter pormomentaj kostoj pageblaj mem kaj konstantaj altaj asekurkontribuoj, kiuj eble (en plej feliĉa okazo) neniam repagos sin.

Plej terure aspektas al la kalkulema „privata” sanservokliento, ke tiu ne povas influi la kostojn, eĉ ne antaŭscii ilin. Kaj ke tio ŝajne ne afliktas la asekuristojn. Ili pagas al la kuracistoj tion, kion tiuj postulas.

Se la kostoj altiĝas, ili ja havas provitan rimedon. Ili simple plialtigos la kostojn de la koncerna asekuro. Oni konsideras nek pli rigoran kontroladon de klinikaj servoj nek sanan vivadon de asekuritoj. Validas nur la asekura statistiko kaj la egaligemo de difinitaj sociaj tavoloj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kanto de la montoj

La alpaj montoj ne nur videble imponaj prezentas sin antaŭ blankaj nuboj kaj blua ĉielo, sed kapablas ankaŭ kanti. Tion almenaŭ sugestas kanto verkita en 1927 por montgrimpista koruso sub la titolo „La Montanara” („La kanto de la montoj”).

La germana versio demandas „Ĉu vi aŭdas la kanton de la montoj?” kaj asertas „La montoj salutas vin”. Tiu iom naiva folkloreca muzikaĵo furoris post la dua mondmilito en Germanio pro emo vojaĝi suden, al italaj strandoj, kun paŭzoj en la alta montaro Dolomitoj.

Ĝi akiris mondvastan aprezon ne sole pro korusa prezentado, sed aparte pro sentimentala interpretado fare de diversaj ŝlagraj kantistoj.

Ŝlagropapo

La montoj estas eternaj, kaj ankaŭ la bezonoj de la homoj ŝajnas esti neskueblaj. Pli ol 50 jarojn post la sukcesa ekiro de la germana versio el la plumo de la ŝlagropapo Ralph Siegel, la montoj laŭdire ĉiam ankoraŭ kantas.

Tamen ŝanĝiĝis la maniero. Nun la tekniko ludas unualokan rolon por krei allogajn televidajn leĝermuzikajn programojn, memkompreneble kiel antaŭe kun kantistoj kaj muzikgrupoj pli-malpli konataj, sub titoloj kiel „Montara muzika mondo” aŭ „Kantoj sub la montopintoj”.

Dum seriozecaj baritonoj digne traspuras la neĝon, falsaj folkloristinoj pozas inter floroj, aŭ kapricaj stelulinoj tradancas herbejojn apud bovinaj gregoj, neniu venteto, nenia bruo, eĉ ne birdopepo povas ĝeni la muzikon.

Ateliero

Fone ĝi daŭre aŭdigas sin neinflueble, egale kio ĉirkaŭe vere okazas. Pure, klare ĝi sonas tiel, kiel oni surdiskigis ĝin iam antaŭe en surdiskiga ateliero. Surloke same kiel televidile ĝi elvenas el laŭtparoliloj; la roluloj nur pupece gestas kaj provas mimi vivan kantadon.

Sed dum la filmado la elektitaj gastoj balkone de montgastejoj elradias kontentegon kaj subtenas la kantistojn kaj bandojn per ritma manklakado. Ĉio finiĝas per aplaŭdado, tiel kreante agrablan grupecan etoson, kiu transsaltu elektronike al la spektantoj hejme sidantaj antaŭtelevidile.

Helikopteraj, telferaj, skiaj aŭ aŭtaj ekskursoj akompanas la filmohoron, tamen bonvene por fervoraj montŝatantoj sen muzikemocia saŭco, ĉar tiaj kontribuoj aldonas pli konkretajn vidpunktojn super la vidindaĵoj de la regiono.

Abismo

Almenaŭ tiam pormomente silentas la trudiĝema kantado. Sed ne estas garantiite, ke solkantisto super alpa abismo ne malfermas sian buŝon por kanti strofon pri „Alta mont', malalta valo”.

Majestaj aperas la montoj ankaŭ en tiaj prezentaĵoj, kaj ili tute ne kantas. Estas homoj, kiuj preferus vidi ilin seninterrompe kaj sen muziko kun ŝminkitaj kant- kaj film-steluloj.

La montoj mem restas mutaj, neŝanceleblaj ankaŭ tiam, kiam la filmfirmaoj kaj la mikrofonaj muzikistoj karavane pluiras, por superi ĉe iu maro ties muĝadon per laŭtparoliloj, same kiel ili kapablis supre subpremi la aŭtentajn natursonojn de alpa regiono.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne ĉio brilanta estas diamanto

El astronomia vidpunkto la ĵus komenciĝinta 2013 povos plej verŝajne esti memorata kiel la jaro de kometoj: niajn ĉielojn vizitos du kometoj, el kiuj precipe unu, nome Ison, sin anoncas „spirhaltiga”. Ĝi brilos same multe kiel plena luno kaj oni havos la eblon eĉ dumtage ĝin admiri. Laŭ la diro de pluraj fakuloj, povus temi pri eĉ la plej bela kometo de la lastaj cent jaroj.

Us-modo

La nuraj timoj, kiuj pravigas ĉi-momente la uzon de us-modo (kondicionalo), estas ligitaj al la eventualo, ke la kometo Ison ne postvivos sian trairon tro proksime al la suno kaj sekve estos diserigita. Laŭ oficialaj antaŭvidoj ĉi tiun vere nekutiman objekton gastigos la ĉiela volbo de novembro 2013 ĝis januaro 2014, do dum plurmonata tempodaŭro. Oni tial ne prezentu la alibion, ke oni prie forgesis: temas pri grava, baldaŭ neripetebla evento.

Freŝa malkovro

Ison estas kometo tiel nomata tanĝa, ne perioda, malkovrita tre freŝe, en septembro 2012, de Vitali Nevski el Belorusio kaj Artjom Noviĉonok el Rusio. Ili utiligis teleskopon kun diametro de (nur) 0,4 metroj en la rusa areo de Kislovodsk. En la tago de la malkovro, la kometo troviĝis 615 milionojn da kilometroj for de la suno, alivorte (kaj pli simple) iom ekster la orbito de Jupitero. Ĝia oficiala nomo estas C/2012 S1 ISON, kio povas esti jene klarigita: C ĉar ĝi ne estas perioda, 2012 ĉar ĝi estis malkovrita pasintjare, S1 ĉar ĝi estis la unua trovita en septembro, ISON ĉar la tuta malkovra operacio okazis enkadre de programo nomita ISON, aŭ anglalingve International Scientific Optical Network.

Baldaŭa rendevuo

Rimarkindas, ke en 2013 okazos ankaŭ mallongdistancaj renkontiĝoj kun asteroidoj. Estos, por la ŝatantoj de astronomio, ankaŭ kelke da lun-eklipsoj kaj, kiel ĉiujare, falsteloj. La rendevuo kun Panstarrs, la unua kometo de la jaro, okazos la venontan marton. Ĝuu la vidaĵon!

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojo malfacila al sendependeco

Antaŭ 20 jaroj, la 1an de januaro 1993, naskiĝis en meza Eŭropo la nova sendependa ŝtato Slovakio. La oficiala nomo de Slovakio havas du formojn: longan, Slovaka Respubliko, kaj mallongan, Slovakio. La vojo de la slovaka nacio al sendependeco ne estis tute facila.

Jam en la 7a jarcento ekzistis slava ŝtato sur la teritorio de la hodiaŭaj Slovakio kaj Ĉeĥio – la t.n. Imperio de Samo. Komence de la 9a jarcento estiĝis la Moravia Princlando, kun centro en la moravia urbo Mikulčice (sidejo de la princo Mojmír), kaj la Nitra Princlando, kun centro en la slovaka urbo Nitra (sidejo de la princo Pribina).

En la jaro 833 Mojmír aligis la Nitran Princlandon al sia lando, per kio estiĝis la Grandmoravia Imperio. En la 11a jarcento la teritorio de Slovakio fariĝis laŭgrade parto de Hungario. Poste ĝi estis parto de la Habsburga Imperio, kiu ekzistis ĝis 1918.

Ĉeĥoslovakio

Post la disfalo de Aŭstrio-Hungario Slovakio fariĝis parto de la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio (kun Bohemio, Moravio, Ĉeĥa Silezio kaj Subkarpatio). En 1919 la slovaka registaro havis sian sidejon en la hodiaŭa ĉefurbo Bratislavo.

Tamen en Ĉeĥoslovakio mankis slovakaj oficistoj. Krome lingvaj demandoj, ekleziaj problemoj, agrikultura reformo ktp signifis, ke Slovakio iom post iom perdis sian industrian karakteron kaj fariĝis nur agrara parto de la komuna ŝtato.

Pro tio en oktobro 1938 estis proklamita aŭtonomio en la slovaka urbo Žilina. La praga registaro nomis Jozefon Tison la prezidanto de la slovaka aŭtonomia registaro.

Liberigado

En marto 1939 estis kreita la Slovaka Respubliko en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio. Ĝin agnoskis 27 landoj. Ĝi posedis insignojn de suverena kaj sendependa ŝtato, sed ĝia suvereneco estis limigita de Germanio. Ĝi malaperis en 1945 post liberigo fare de la sovetia Ruĝa Armeo.

Post la dua mondmilito Ĉeĥio kaj Slovakio reunuiĝis kaj renovigis Ĉeĥoslovakion. Post puĉo en 1948 Ĉeĥoslovakio fariĝis komunisma ŝtato sub la politika kaj ekonomia influo de Sovetio.

Mallonga periodo de nova espero kaj nova demokratiigo (la t.n. „praga printempo” en 1968 kun Alexander Dubček) por „socialismo kun homa vizaĝo” rapide finiĝis, kiam invadis soldatoj de la ŝtatoj de la tiama Varsovia Pakto, kion oni oficiale nomis „la frateca helpo”.

Normaligo

Venis periodo de dura normaligo. Por multaj slovakoj kaj ĉeĥoj frateca helpo simbolis ne liberigon, sed malagrablan sovetian okupacion de la lando.

En novembro 1989 venis „tenera revolucio”, kiu ĉesigis la komunisman reĝimon. Sekvis politikaj kaj ekonomiaj reformoj renovigantaj demokration kaj merkatan ekonomion. Tamen ekonomiaj interesoj de ĉeĥoj kaj la likvido de slovakaj armil-fabrikoj signifis, ke Slovakio fariĝis nur balasto por la ambiciaj ĉeĥaj planoj.

La ekonomia situacio kreis nutran grundon por maldekstraj pensoj en Slovakio. Sekve de longdaŭraj politikaj disputoj estis subskribita la Konstitucio de Slovakio kaj en 1993 fariĝis sendependaj Slovakio kaj Ĉeĥio.

Nuntempo

Slovakio hodiaŭ estas parlamenta demokratia ŝtato, kiu havas diplomatiajn rilatojn kun proksimume 170 ŝtatoj de la mondo. Ĝi membras en Unuiĝintaj Nacioj (ekde 1993), NATO (ekde 2004) kaj Eŭropa Unio (ekde 2004), ankaŭ en Internacia Mona Fonduso, Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, la Visegrada Grupo ktp.

La plej altaj reprezentantoj de la politika sistemo estas la Nacia Konsilio (parlamento), la slovaka registaro kaj la prezidanto de la respubliko. La civitanoj de la respubliko elektas prezidantojn por kvin jaroj en rektaj elektoj per sekreta baloto.

La kreskanta ekonomio de Slovakio havas – kiel tuta Eŭropo – problemojn, kiuj kapdolorigas la registaron kaj finfine la loĝantaron. Inter la plej gravaj estas senlaboreco kaj inflacio. La slovakan ekonomion savas tri eksportaj aŭtofabrikoj (Kia Motors Slovakia, PSA Peugeot Citroën kaj Volkswagen). La sola malavantaĝo estas, ke aŭtoproduktado estas ligita kun impostfaciligoj kaj ne alportas al la ŝtato grandajn rektajn impostenspezojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skiis-tina!

Ĝis la fino de 2012 slovena skiistino gajnis pli da poentoj dum la unua parto de la ski-sezono ol iu ajn skiisto ĝis nun. Tina Maze, kiu naskiĝis en 1983, akiris 1050 poentojn – 400 pli ol la dua konkurantino Maria Riesch el Germanio.

Talentoj

Maze estis specialistino unue en grandslalomo. Poste ŝi pliboniĝis ankaŭ en slalomo. Lastatempe ŝi montris siajn talentojn en t.n. rapidskiaj fakoj, ekz. en super-grandslalomo kaj en libera malsuprenskiado.

Dum la novjara mondpokala vetkurado pri t.n. paralela slalomo en Munkeno ŝi atingis la duan lokon. Tio estis la 50a fojo, kiam ŝi troviĝas inter la tri plej bonaj sur la podio. Lastatempe Maze ekokupiĝis pri muziko kaj aperigis sian unuan diskon.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kredu je la nekredantoj!

Unu el la plej utilaj eldonaĵoj de Flandra Esperanto-Ligo (krom, evidente, MONATO) estas La Jaro, poŝkalendaro, kiu min ĉiam akompanas, kaj La Tero, enciklopedieto enhavanta informojn kaj statistikojn pri la landoj de la mondo.

Do, ekzemple, pri mia lando Britio mi legas, ke, laŭ religio, ĝi estas protestanta, kun 58 % da anglikanoj, ĉ. 2 % da islamanoj, ĉ. 1 % da judoj kaj – tre precize – 0,02 % da druidoj. Pri katolikoj, aŭ metodistoj, aŭ atestantoj de dio, aŭ la kelkdekoj da aliaj sektoj, ĉiuj pretendantaj unusolan veron, aŭ pri la nekredantoj, silento.

La silenton tamen rompas la rezultoj de censo publikigitaj fine de 2012. La censo, okazanta ĉiun dekan jaron, ebligas kompari inter la jaroj 2011 (kiam britoj plenigis siajn plurpaĝajn censo-formularojn) kaj 2001, kiam okazis la antaŭa censo.

Unu el la plej rimarkindaj ŝanĝoj koncernas religion. En 2001 37,3 milionoj da britoj (72 %) indikis, ke ili estas kristanoj (ne simple „protestantoj”). En 2011 falis je 13 % la nombro de homoj sin priskribantaj kristanaj al 33,2 milionoj (59 %).

Samtempe montriĝas, ke la dua plej granda „religia” (fakte, nereligia) grupo konsistas el nekredantoj. En 2001 8,5 milionoj (15 %) raportis, ke ili malhavas kredkonfeson; en 2011 14,1 milionoj (25 %).

Religiemuloj deklaras sin neniel perturbitaj vid-al-vide al la statistikoj. Ili atentigis, ke aparte ĉe katedraloj ĉeestas diservojn pli da adorantoj ol antaŭ kelkaj jaroj. Ili argumentas, ke tion, kion ekster la grandaj preĝejoj kvante perdas la eklezioj, ili kvalite retenas. La nunaj kristanoj, ili diras, estas veraj dikredantoj, ne tiuj, kiuj pro tradicio aŭ superstiĉo aŭ timo ŝajnigas religiemon.

Sed ĉu vere? En marto 2011 la brita registaro okazigis en Anglio kaj Kimrio opiniosondadon pri religioj. Tiam 53 % de la homoj deklaris sin kristanaj (kompare kun 59 % en la samjara pli ampleksa censo). Tamen la opiniosondado iom pli profunde esploris kaj konstatis, ke el la 53 %, nur 29 % priskribis sin religiemaj.

Plue, el la 53 %, kiuj indikis kristanecon, malpli ol duono (48 %) kredis je Jesuo Kristo (do „kristanoj”, kiuj ne kredas je Kristo), kaj nur 9 % en la koncerna semajno vizitis preĝejon. Anekdote, en mia urbo, paroĥestro antaŭ kelkaj jaroj leteris en la loka gazeto, ke nur 5 % de la urbetanoj iam iras al preĝejo.

Ĉu gravas prireligiaj statistikoj tiaj? Aparte, kiam la censo enhavas kredeble pli trafajn informerojn por kompreni la nunan britan socion? Ekzemple, tri milionoj loĝas en hejmoj, en kiuj neniu plenkreskulo parolas la anglan kiel denaskan lingvon; en 200l 15 % de la homoj perlaboris sian panon en fabrikoj, nun nur 8,9 %; pli da britoj nun posedas universitatan diplomon ol tiuj sen ajnaj diplomoj ktp, ktp.

Al ordinaraj britoj, kiuj plejparte indiferentas pri religioj, turnante la dorson al dimanĉaj diservoj, al religiaj nupto-festoj k.s., la nombroj ne gravas. Tamen al la registaro ili ja gravas. Per tio, ke cense kaj teorie 59 % de la britoj deklaras sin kristanoj, la registaro pravigas, ekzemple, la ĉeeston de neelektitaj episkopoj en la supera parlamenta ĉambro.

Tie ne sidas neelektitaj instruistoj, fervojistoj, rubaĵistoj – ne. Sed jes ja episkopoj, reprezentantaj la 9 % de la popolo, kiuj diservumas ĉe anglikana (ne katolika aŭ budhista aŭ juda) ceremonio. Ĉio ĉi en t.n. demokratio.

La nombroj gravas pro aliaj kialoj. Ili nepre gravu al kompilantoj de enciklopedietoj pri la landoj de la tero. Tiuj ne plu donu la impreson, mi petas, ke la agnostika Britio estas protestanta lando kun 58 % da anglikanoj.

Cetere ili ne malŝparu inkon pri la 0,02 % da druidoj. Ili tamen fidele raportu, ke 59 % de la brita popolo sin taksas kristanaj, kaj 25 % senreligiaj. Eble tamen, por ne tro ŝoki, prisilentu la fakton, ke la plimulto de la 59 % neniam vidas de interne preĝejon.

Eble helpos al kompilintoj de la enciklopedieto, se legantoj de MONATO informos se eble pri la elcentaĵo de nekredantoj en siaj landoj. Rezultos, mi kredas, pli nuancita kaj fidinda impreso en venontaj enciklopedietoj.
Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne tiel pacemaj

Kiam mi legis la artikolon Neniam tiel pacemaj (MONATO 2012/11, p. 23), min tre surprizas, ke iu povas skribi, ke dum la dua mondmilito en Sovetio („Rusio”) estus nur 140 mortintoj je 100 000 loĝantoj! Tio signifus: se en Sovetio en 1939 estus proksimume 160 milionoj da loĝantoj, estus nur 220 000 mortintoj dum la tuta milito! Tio estas kompreneble tute malvera, ĉar multaj fontoj taksas ilin je 20 milionoj (preskaŭ 100oble pli).

Fernand VURPILLOD
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernand Vurpillod el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kreskas neleĝa komerco

Pli ol kvarono de la viktimoj de neleĝa komercado estas infanoj. Inter 2007 kaj 2010 kreskis je 7 % infano-komercado kompare kun la periodo 2003-2006. Laŭ raporto lastatempe prezentita en Vieno 27 % de la nuntempaj viktimoj estas infanoj.

Opinias Jurij Fedotov, direktoro de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado (UNODC): „La homkomerco postulas rezolutan respondon, bazitan sur helpo kaj protekto de la viktimoj, severa persekuto per krima justico, firma politiko de migrado kaj stabila reguligo de la labormerkatoj.”

Maltrankviliga estas ankaŭ la plimultiĝo de knabinoj, kiuj konsistigas du trionojn de ĉiuj vendataj infanoj. Ĝis 20 % de ĉiuj viktimoj estas knabinoj, inkluzive adoleskulojn. Knaboj konsistigas ĉ. 10  %, laŭ la raporto bazita sur donitaĵoj el 132 ŝtatoj.

Regionaj varioj

Ekzistas en la statistiko regionaj varioj. La proporcio de infanaj viktimoj atingas 68 % en Afriko kaj proksima Oriento kaj 39 % en suda Azio, orienta Azio kaj Pacifiko. En la Amerikoj temas pri 27 % kaj en Eŭropo kaj centra Azio 16 %. La venditoj estas plejparte virinoj, konsistigantaj ĝis 60 % de la viktimoj.

Fedotov rekonis kaj la mankojn en la kontraŭbatalo de homkomercado kaj la bezonon pri detalaj donitaĵoj pri krimuloj kaj ankaŭ viktimoj, kalkulataj laŭ milionoj. Inter 2007 kaj 2010 oni malkovris viktimojn el 136 ŝtatoj en 118 landoj, kaj identigitaj estas 460 apartaj komerco-fluoj.

Seksa ekspluatado

Viktimoj el orienta Azio estas trovitaj en pli ol 60 landoj. Tiel ili fariĝis geografie la plej disvastigita grupo en la mondo. Rimarkeblas ankaŭ regionaj diferencoj en la viktimigo. Ekzemple, seksa ekspluatado okazas pli ofte en Eŭropo kaj Amerikoj ol aliloke. Aldone, neleĝan komercon per homorganoj oni trovis en 16 landoj.

La raporto esprimis zorgon pri la malalta nombro de kondamnitaj krimuloj. En 16 % de la landoj eĉ ne estas raportita unu kondamno pro homkomerco inter 2007 kaj 2010.

Pli favore, 154 ŝtatoj jam ratifis la protokolon pri neleĝa homkomerco, pri kies plenumo respondecas UNODC. Cetere, 83 % de la landoj nun krimigas homkomercon konforme al la protokolo.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ruĝ-nigra alarmo

Aperis lastatempe en Albanio nova politika partio: Ruĝ-nigra Alianco (Aleanca Kuq e Zi). La nomo aludas la kolorojn de la albana flago.

La du ĉefaj sloganoj de la partio jenas: nacia unuiĝo antaŭ EU-integriĝo kaj batalo kontraŭ korupto.

La partio konsistas plejparte el gejunuloj, kiuj i.a. protestas kontraŭ vizitoj de ekstremaj politikistoj. Tiuj inkluzivas anojn de la ekstremdekstra greka grupo „Ora Aŭroro”, kiun kelkaj taksas nazia.

Kreskas

Rapide kreskas la membraro de la alianco, kio alarmas la ĉefajn partiojn. Pro tio kaj demokratoj kaj socialistoj komencis „pruntepreni” ideojn de la nova partio kaj ilin uzi en siaj kampanjoj.

La ĉefministro Sali Berisha, en paroladoj okaze de la centjariĝo de la sendependeco de Albanio, surprize sin prononcis kontraŭ albanofobio ankoraŭ floranta ĉe najbaroj grekaj-slavaj.

Proponas

Berisha proponis al la parlamento aprobi leĝon, laŭ kiu ĉiu albano ricevu pasporton de la Respubliko Albanio. Temus pri ĉirkaŭ sep milionoj da novaj civitanoj nun loĝantaj ekster Albanio.

Krome li subtenis iniciatojn favore al unuiĝo ekonomia, kultura, eduka, inter Albanio kaj Kosovo. Tio provokis reagojn i.a. en la EU-parlamento.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lige al ligno

En la aŭstra ĉefurbo Vieno estas konstruita sepetaĝa loĝejo el ligno. Laŭ fakuloj ekzistas pluraj avantaĝoj: ŝparado de energio; abundo de kruda ligno en la lando; mallonga tempo por konstrui; uzo de antaŭfabrikitaj eroj.

Cetere ligna domo ne tiom facile brulas, kiom oni supozas kaj ofte ankaŭ domoj el brikoj aŭ betono estas detruataj de incendioj. Krome eblas konstrui iom aparte el ŝtalbetono la ŝtuparejojn.

Arbaroj

Aŭstrio je 42 % estas kovrita de arbaroj. Ĉiujare kreskas 30 milionoj da kubaj metroj da ligno, sed rikoltatas nur 20 milionoj. Tial la arbaroj en Aŭstrio daŭre kreskas. El triono de tiom da ligno oni povus konstrui ĉiujn novajn domojn en la lando.

En la forsta-ligna industrio laboras 700 000 aŭstroj. La produkta valoro estas 12 miliardoj da eŭroj, el kiuj 70 % estas eksportataj. Nur en turismo laboras pli da homoj.

Inter specioj la piceo ĉefrolas: 61 % de la ligno venas el piceoj. Malpli gravas fago, pino, lariko kaj abio. Nur 2 % de la ligno estas kverka kaj fraksena. Arbaroj en Aŭstrio, kultivataj jam de 250 jaroj, produktas i.a. oksigenon. Krome ili protektas vilaĝojn kontraŭ lavangoj.

Histoj

Ligno konsistas ĉefe el ksilemo, komplikaj histoj, kiuj transportas akvon, en kiu solvitas neorganikaj saloj – la „nutraĵo” de la arbo. La histoj igas la lignon stabila. Ligno same stabilas kiel ŝtalbetono.

Post la malkonstruo de ligna domo oni povas reuzi la lignon, ekzemple por nova domo aŭ kiel brulmaterialon. La hejtvaloro de ligno estas pli granda ol tiu de rest-rubo, sed malpli granda ol tiu de hejt-oleo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Zorga gardisto nenion preteratentas

Alergion oni povas priskribi kiel ies ekscesan reagon al substancoj (nomitaj alergenoj), kiujn tamen la organismo devus plejparte ne pritimi. La plej disvastiĝintaj alergenoj inkluzivas kelke da nutraĵoj kaj kuraciloj, insektan venenon, polv-akarojn, iujn tipojn de poleno kaj ŝimo. Laŭdifine, la homa imuna sistemo defendas onin kontraŭ eksteraj kaj patogenaj elementoj. Alergio estas la „respondo” de iu tro sentiva imuna sistemo: kvazaŭ tro zorga gardisto, ĝi alivorte vidas daŭre kaj ĉiuloke eblajn danĝerojn por la organismo, kaj hastas ĝin ŝirmi. La unua renkontiĝo kun la alergeno kaŭzas, en iuj personoj, la tiel nomatan alergian reagon kaj igas onin rekoni ĉiufoje la substancon kiel „nedeziratan”.

Sentiveco

La simptomoj povas varii laŭ intenseco kaj tipologio, depende de la parto trafita kaj precipe de la sentiveco de la pacienta imun-sistemo. Ĝenerale, tamen, kelkaj simptomoj tre komunas: kiel pli-malpli konate, ofte konstateblas rinito, tuso, malfacila spirado, larmado, jukado en la punkto, kie la kontakto okazis (okuloj, nazo, gorĝo, haŭto), ekzantemoj, eĉ fojfoje vomado, diareo kaj kapdoloro. Por ebligi diagnozon, oni aplikas testojn (haŭtajn aŭ sangajn) pri alergio, por ricevi konfirmon pri alergio efektive ĉeesta (aŭ ne) en la organismo.

Anafilaksia ŝoko

La plimulto de alergioj nuntempe kuraceblas kaj rapide kaj sukcese, sed nur koncerne la unuopan estantan alergi-krizon: posta kontakto kun la alergeno denove provokos similan krizon. La alergiaj personoj, aldone, estas divideblaj en du grandajn grupojn: homojn, kiuj spertadas simplajn, kvankam iliamaniere ĝenajn misfartojn, kaŭzitajn de la alergio, kaj homojn, kiuj bedaŭrinde riskas eĉ sian vivon, kiam ajn ili renkontas la alergenon, pro tiel nomata anafilaksia ŝoko.

Veturilo

Kutime oni distingas mallong-daŭran terapion, kiu celas elimini la estantajn simptomojn, de long-daŭra terapio, kies celo estas male ne permesi la ekon, eble mortigan, de kromaj krizoj alergiaj en la estonteco. Ĝenerale, la alergioj estas kuracataj pere de antihistaminaĵoj. Tiuj sukcesas mildigi kontentige la tiel nomatajn malpezajn aŭ la moderajn simptomojn, tamen havas grandan malutilon: ili kaŭzas dormemon. Tiaj kuraciloj do tute ne estas rekomendindaj por personoj, kiuj laboreje uzas ilaron danĝeran aŭ kiuj devas ekzemple stiri aŭton aŭ alian veturilon.

Faka centro

Kiu ajn printempe spertas fortajn kaj daŭrajn malvarmumojn, konjunktiviton, kapdoloron, verŝajne estas alergiulo. Sed, por certigi tion, oni devas fari teston. Preferinde oni elektu, por tio, iun momenton de la jaro malproksiman de la sezona kriz-periodo, do laŭeble en somero aŭ aŭtuno. Dum la kriza periodo, oni povas sin kuraci ankaŭ helpe de faka centro, certe ĉeesta en multaj evoluintaj landoj.

Astmo

Unue tre gravas klarigi al alergi-kuracisto (aŭ al dermatologo) la simptomaron de la alergio (tuso, rinito, astmo ...). La antihistaminaĵoj, kunlabore kun la pli kaj pli vendataj kortizonaj naz-ŝprucigiloj, estas tre bona terapio por rinito, sed rimarkinde ne por astmo. La antihistaminaĵoj de la lasta kaj antaŭlasta generacio estas bone tolerataj eĉ dum longa periodo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La testamento de Karavaĝo

Ĉu ekzistas tempomaŝino? Retorika demando: oni scias, ke vojaĝi pasintecen estas ankoraŭ utopio. Tamen lastatempe la pasinteco ŝajnas fojfoje etendi la brakojn al ni, aŭ pli precize iuj trovigas al ĝi la manieron nin atingi: oni pripensu ĉi-rilate la kantojn de mortintaj kantistoj, kiuj estas kelkfoje eldonataj eĉ jarojn post ilia forpaso.

400-jara salto

Pli malofte tiaj postmortaj malkovroj (aŭ foje veraj „reklamaj artifikoj”) rilatas aliajn artajn fakojn, kiel ekzemple pentrarton. Pro tio la novaĵo verŝajne havis tiel grandan resonon. En la pasintaj monatoj oni fakte „malkovrigis” al la homaro nekonatan pentraĵon de la mondfama itala artisto Michelangelo Merisi da Caravaggio, aŭ pli mallonge Karavaĝo.

Tiun artaĵon – post 400-jara salto – la publiko povis lastatempe unuan fojon admiri en ĝia tuta beleco. Temas pri verko, kiun, ekde ĝia malkovro (okazinta en 1976), oni alskribis al iu malfrua sekvanto de Karavaĝo, sed ne al la majstro mem. Ties ekzisto estis ĝis nun konata nur al malgranda aro da „laborkoncernatoj”, kiu inkluzivis ĝian proprietulon – kiu preferis resti anonima pro privatecaj kialoj –, iujn teknikistojn kaj kelke da spertuloj. Antaŭ kelke da monatoj oni donis al la tuta mondo la eblon ekscii pri ĝi.

Interesa komparo

La Sternitan Johanon la Baptiston oni povis admiri dum pluraj monatoj inter 2010 kaj 2011 en la amsterdama Muzeo Domo de Rembrandt (Museum Het Rembrandthuis, www.rembrandthuis.nl), kio interalie ebligis interesan komparon inter la verkoj de Karavaĝo kaj tiuj de Rembrandt, la t.n. „baroka genio”, konsiderata la vera posteulo de la itala pentristo.

Tiu ĉi verko estas preskaŭ certe identigebla kun unu el la du verkoj, kiujn Karavaĝo kunportis en la ŝipeton, per kiu li navigis al la vilaĝo Porto Ercole. Temas sendube pri verko el lia lasta arta fazo. Ĝi estis plenumita en periodo, kiam la pentristo sin turnis al nova, miriga direkto, sed kurioze tiutempe reelmergiĝas ankaŭ pluraj temoj el lia junaĝa produktado.

Senco de la vivo

Melankolia kaj aparte malkvietiga, tiu „nova” karavaĝa pentraĵo estas difinita de pluraj fakuloj kiel probable lia lasta verko, pentrita en 1610 en eta toskana vilaĝo (Porto Ercole), en kiu la baroka pentristo nelonge poste forpasis. Oni hipotezas, ke pere de tiu ĉi pentraĵo li volis proponi specon de resumo pri la centraj temoj de la propra arto, kvazaŭ idean testamenton aŭ originalan „adiaŭan leteron”.

Ankaŭ la sankta Johano videbla en la pentraĵo ŝajnas fakte, same kiel Karavaĝo, primediti la finan sencon de la vivo. Kvankam plejparto de la fakuloj jam kredas, ke ĝi estis verko de Karavaĝo mem, la montrado de ĉi tiu majstroverko al la publiko en Nederlando parte reflamigis polemikojn kaj debatojn pri la pravigeblo de tia atribuo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne trudu, ne mortigu ...

Ne temas pri unu el la diaj ordonoj, kiuj en la katolikaj preĝaroj troviĝas en la katekisma sekcio, kaj kiun oni igas parkerigi al la infanoj dum pretigo por la unua komunio, sed temas pri la profunda ordono, kiun oni sentas en si post legado de tiu ĉi libreto, poŝformata, tre etliter-tipa.

Indekso

Aldo Capitini (1899-1968) ne estas fama inter la ĝenerala itala publiko; lia voĉo, liaj verkoj ne estis bombastaj, reklamataj laŭte de grandaj eldonejoj. Li elektis la strategion de la neperforto; li sin deklaris liberala socialisto, religia laiko, do kun religio nedogmema, respekta pri ritoj, sed sen la mensogo de la konfesieco (ĉu ne simila al la zamenhofa hilelismo?). Pro ĉi tiu idearo li estis listigita de papo Pio 12a en la Indekso de la malpermesitaj aŭtoroj.

Enmarĝenigita

Kvankam persone mi ne konis lin, pro generacia diferenco, tamen ankaŭ mi vivis, preskaŭ kvardek jarojn poste, en lia sama kolegio en Pisa, kaj mi bone povas kompreni, kiel li agitis kaj propagandis siajn principojn de neperforto en medio, kiu ne estis al tio preparita. Faŝismo regis dum la junaĝo kaj politika maturiĝo de Capitini, lia pozicio estis nete kontraŭa al la reĝimo, kaj malgraŭ siaj altaj kvalitoj de humanisto kaj filozofo, li estis enmarĝenigita en la kariero kaj eĉ elpelita el la laborposteno ĉe la kolegio. Nur longe poste li iĝos universitata profesoro pri moralo.

Tuj post la falo de la faŝismo (li estis jam 45-jara) li fondis kaj vivigis la centrojn por socia kaj religia orientiĝo; krome, estante neperfortulo ankaŭ rilate al bestoj, li fondis societon, kiu estis la embrio de la nuna Itala Vegetarana Asocio. Liaj inspirantoj estis Gandhi, Russel, Martin Luther King; siavice li iĝis inspiranto por la tuta pensofluo de la itala neperforto, kiu politike esprimiĝas en la nuntempa Italio preskaŭ nur en la radikala partio. Ĉi tiu anomalia sinteno, en sistemo, kiu osciladis de cinika kapitalismo ĝis marksisma perfortemo, Capitini estis ĉiam markita kaj mokata pro „manko de klaskonscio”.

Pilgrimado

La 24an de septembro 1961 Capitini startigis la „Marŝon por la paco kaj la frateco de la popoloj” de Peruĝo al Asizo (du centr-italaj urboj, je distanco de ĉirkaŭ 20 km), kiu de tiam ĉiujare kunigas en pilgrimado dekmilojn da neperfortuloj (partoprenas ofte ankaŭ esperantistaj asocioj).

Apartan influon havis lia predikado de neperforto ĉe militrifuzado; en Italio en 1948 okazis la unua militrifuzo, fare de rekruto, sekvanta la idealojn de Capitini (soldatservo estis tiam deviga). Tiu rekruto rifuzis surmeti la uniformon, pretekstante sian katolikecon kaj petis esti sendita serĉi la neeksplodintajn minojn; li estis procesita pro malobeo, kondamnita kaj post longa kalvario fine liberigita, sed tio estis la komenco de la venko: post du jardekoj ankaŭ en Italio ekestis la civila servo alternativa al la armea kaj jam de kelke da jaroj ne plu estas deviga soldata aŭ civila servo entute. Bedaŭrinde, Capitini ne ĝisvivis ĉi tiun evoluon.

Malfacilaj demandoj

La nun recenzata libreto, Teknikoj de neperforto, ne estas la ĉefa filozofia libro el liaj multaj, sed fakte, kiel diras la titolo, teknika. Oni devas alproksimiĝi sen antaŭjuĝoj, ĉar ĝi estas for de la komunaj pensmanieroj, kaj starigas malfacilajn demandojn. Ekzemple: ĉu vunditon sur la batalkampo oni devas kuraci, flegi kaj meti en kondiĉon denove preni pafilon? Aŭ prefere lasi lin morti, tiel ke morgaŭ estu unu pafanto malplia? Ĉu ĉe principa militrifuzo oni tamen povas tajlori por si helpan postenon, kiel riparisto de tanko, kiu tamen utilos al milito kaj mortigo? Ĉu por la propra neperforta konscienco sufiĉas resti tere, kaj tamen helpi enhavene al la starto de bombaviadilo, kiu, eĉ se nur potenciale, masakros homojn?

La teknikoj de nekunlaborado havas ankaŭ instruan celon: la aliulo estas stimulata bone pripensi, kion li estas faranta, pensi, ke iuj ŝtataj strukturoj estas perfortaj kaj, eĉ se nur potenciale, agresaj.

Teknikoj

En dek kvin ĉapitroj, dividitaj laŭ kvar partoj, oni trovas fakte teknikojn: jen striko, jen malobeo, jen rifuzo, jen vigilado, jen laboro, kie kaj kiam nepermesite, jen reklamado al iniciatoj neperfortaj. Interesaj, precipe laŭ historia vidpunkto, estas la komparoj kun planoj kaj situacioj en aliaj landoj, ofte pli progresintaj tiukampe ol Italio: nun la cirkonstancoj ŝanĝiĝis, sed la konsiloj ne perdis sian modernecon. Se oni legas la verkon kun serena spirito, forĵetante la aprioran ideon, ke tamen nenion oni povas fari antaŭ mondo perforta kaj malbona, oni lernas multon, kaj oni konvinkiĝas, ke ne temas pri utopio, kaj ke eĉ izolita individuo povas efike agi por kontraŭstari trudon kaj kontribui al laŭgrada kreado de neperforta pensmaniero.

Senpeka

La esperanta traduko, aperinta okaze de la kvindekjara jubileo de la unua pac-marŝo, estas senpeka kaj enkondukas bezonatajn fakajn terminojn (ankaŭ neperforto bezonas sian terminaron); ĝin prizorgis Nicolino Rossi, plurfoje premiita pro originala poezio ĉe Belartaj Konkursoj kaj neforgesita estro de la itala literatura rondo „La Patrolo”, vivinta dum la jardeko 1969-1979.

La esperanta versio havas ankaŭ aldonan atuton: prezenton, riĉan je historiaj datumoj, fare de Marco Pannella, ĉiama radikala referencopunkto en la tuta Eŭropo, kaj Francesco Pullia, filozofo, ĵurnalisto, vegetarano, korifeo de la bestprotekta movado. La eldonon prizorgis la asocio Nitobe, itala radikala grupo, kiu prenas sian nomon de la iama asista Ĝenerala Sekretario de la Ligo de la Nacioj, kiu partoprenis oficiale la UK en Prago en 1921 kaj verkis tre favoran raporton, nomante la internacian lingvon „motoro de internacia demokratio”.

Carlo MINNAJA
Aldo Capitini: Teknikoj de neperforto. Eld. Edistudio, Pisa, 2011. 192 paĝoj broŝuritaj. ISBN: 9788870368109.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Porkonkursa reflekto

Spirita kulturo ĝenerale estas reflekto de la koncerna socio. Kiam ĝi sufiĉe maturiĝas, ĝi mem komencas reflekti, naskante diversajn formojn de la kulturologiaj riveliĝoj, inkluzive eseojn pri literaturo. Ekzistas diversaj opinioj pri la nivelo de seriozeco de priliteraturaj esploroj en Esperantio, sed, ĉiuokaze, en 1976 en la Belartaj Konkursoj de UEA aperis speciala branĉo, „Eseo”, kun premio je la nomo de Luigi Minnaja, al kiu oni kontribuas, interalie, per literaturologiaj esploroj, kiuj foj-foje en la konkurso gajnas. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin kolektis 11 eseojn de 9 aŭtoroj, kiuj temas pri Esperanto-literaturo kaj kiuj gajnis la premion, kaj UEA eldonis ilin en aparta libro.

Stranga logiko

La libro estas vere tre interesa kaj enhavoriĉa; mi legis ĝin kun streĉita intereso de la komenco ĝis la fino. La sola afero, kiun mi ne komprenis, estas la maniero de kompilo: la eseoj estas aranĝitaj nek kronologie, nek alfabetorde laŭ la aŭtoroj, nek laŭteme ... Eble iu logiko ĉe la kompilintoj ekzistis, sed mi ĝin ne sukcesis kapti. Nu, tio tute ne malhelpas al la legado ...

Inter la aŭtoroj de la libro ni trovas nomojn de kelkaj konataj prozistoj kaj poetoj, kiuj kompetentas pri la literaturo almenaŭ pro tio, ke ili mem verkas beletron: Sten Johansson, Lena Karpunina, Krys Ungar, Gonçalo Neves kaj aliaj. Aliaj estas seriozaj esploristoj de nialingva kulturo, kiel, ekzemple, Geoffrey Sutton, Eva Tófalvy kaj Jukka Pietiläinen. Do la nivelon de kontribuoj karakterizas ne nur la fakto de ricevo de la premio.

Tre malsama

Karakteroj kaj stiloj de la eseoj estas tre malsamaj: de pure publicaj pecoj, kiel tiu de Karpunina (pri eldonpolitiko) kaj Tófalvy (pri la vivmaniero kaj motivoj por verkado de niaj verkistoj), ĝis profundaj sciencecaj esploroj de Pietiläinen kaj Sutton pri periodigo de la esperantlingva literatur-historio. Estas skizoj pri apartaj verkoj kaj aŭtoroj – esploro pri la zamenhofa „La vojo” far Carmel Mallia, pri Maria Hankel far Ungar, pri Stellan Engholm, Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová far Johansson. (Cetere, se paroli pri la pure literaturstilaj karakterizoj, do la du eseoj de Johansson estas la plej elstaraj pecoj en la tuta kolekto.)

Matureco

Krom ĝenerala ĝuo legi la libron, kiu povas stimuli la leganton, ekscii ion novan, enpensiĝi pri problemoj de nia kulturo kaj (re)legi certajn konsideratajn verkojn, ĝi brile pruvas la maturecon de nia kulturo, eĉ kiam temas pri verkoj porkonkursaj. Aparteni al tia kulturo, eĉ kiel ĝia nura konsumanto, estas malhonte!

Nikolao GUDSKOV
Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo . Red. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. Eld. UEA, Rotterdam, 2012. 143 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-92-9017-116-4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neniam antaŭe en tiu ĉi lando ...

En MONATO de decembro (p. 7) aperis artikolo de Jozefo Lejĉ pri la decido de la brazila Supera Federacia Tribunalo, kiu kondamnis altrangulojn de la antaŭa registaro pro pluraj krimoj rilataj al koruptado. Laŭ la artikolo, „Pro manko de pruvoj la afero atendis de 2005 ĝis 2012 por atingi la superan kortumon. Tie ĉio aliformiĝis en politikan venĝon, sed fakte ne venkon, kontraŭ la reganta koalicio.”

Koruptado estas universala afero. Ĝi varias laŭ kvanto, stilo, kulturo, rimedoj, sed ĉie rolas, kelkfoje regas. Brazilo ne estas la plej elstare korupta, sed ne povas fieri pri sia loko en la vico. Onidire, eble prave, tio devenas de la ibera heredo kiu antaŭas la Imperion kaj la Respublikon. Tamen „neniam antaŭe en ĉi tiu lando” – se uzi la ĝiskliŝiĝe eldiratan memlaŭdan enkondukan frazon de nia ankoraŭ tre populara eksprezidanto Lula – oni tiel profunde kaj laŭsisteme metis la ŝtaton je la servo de privataj interesoj.

La Supera Kortumo juste kaj didakte plenumis sian devon. La kondamnitoj ne estas iaj martiroj.

José Dias PINTO
Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de José Dias Pinto el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri alta temperaturo, ne estu teruro

Oni esprimis en la lastaj jaroj la timon, ke la arboj de Amazonio – la ĉefaj verdaj pulmoj de la planedo – ne povos rezisti al la klimataj ŝanĝiĝoj kaj al la verŝajna iompostioma plialtiĝo de temperaturoj, kun imageblaj sekvoj por la estonteco de la tero. Tiun ĉi pesimisman hipotezon plejparte tamen malkonfesas pria esploro aperinta en la faka revuo Ecology and Evolution (Ekologio kaj evoluo).

Surpriza aĝo

La esploro, plenumita de la londona University College sub la gvido de Simon Lewis, sin bazis sur la analizo de pluraj DNA-oj. La scienculoj tiel malkaŝis la surprizan aĝon de iuj amazoniaj specioj, kiuj, en kelkaj okazoj, ekzistas (kaj rezistas) jam dum 8 milionoj da jaroj. Ŝajnas, ke dum tiu periodo ili jam sukcese trapasis varmegajn periodojn, tute similajn al tiu (ŝajne iom tro zorge) antaŭvidita por la fino de nia jarcento.

Karbondioksido

La amazoniaj specioj, klarigis la esplorintoj, supervivis la suban pliocenon (antaŭ 3,6 ĝis 5,3 milionoj da jaroj) kaj la t.n. malfruan miocenon (antaŭ 5,3 ĝis 11,5 milionoj da jaroj). Ambaŭokaze la tiamaj temperaturoj sur la tero estis je ĉirkaŭ 3-4 gradoj pli altaj ol nuntempe, do bone kompareblaj kun tiuj, kiuj supozeble karakterizos la jaron 2100. Iel ajn, por ke oni certiĝu pri la estonteco de plej multaj amazoniaj specioj, la scienculoj per sia artikolo „rekomendas” al la tutmondaj homoj ne subtaksi la aferon. Necesas plu malplialtigi la eligon de karbondioksido, kio i.a. malproksimigos la riskon pri sekeco kaj incendioj. Tre grava, memkompreneble, spite al ajna fakula trankviligo, estas la daŭra prizorgado kaj protektado de la tuta arbara areo kontraŭ ĉiaj estontaj danĝeroj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malpaco flagranta

La 10an de aprilo 1998 estis subskribita en Nord-Irlando la t.n. „sanktavendreda interkonsento”. Subtenis ĝin la brita kaj la irlanda registaroj kaj la plej gravaj politikaj partioj (la porbritaj Uniistoj kaj la porirlandaj Respublikistoj) cele al daŭra paco en tiu ĉi maltrankvila kaj disigita provinco.

La interkonsento estigis kondiĉojn pri la estontaj statuso kaj registaro en Nord-Irlando ene de la Unuiĝinta Regno, pri rilatoj inter Nord-Irlando kaj Irlanda Respubliko, kaj inter Irlanda Respubliko kaj Britio.

Polico

Kernis decidoj pri civilaj kaj kulturaj rajtoj (inkluzive de lingvaj rajtoj), forigo de armiloj fare de kvazaŭmilitistaj organizaĵoj, justico kaj reorganizado de la polico, kiu ĉesis esti (kiel antaŭe) preskaŭ tute protestanta uniista „reĝa konstablaro”, kaj iĝis sensekta „polica servo de Nord-Irlando”.

Ĝis la pasinta jaro tiu interkonsento estis surprize sukcesa. La brita armeo kun siaj timigaj kirasaŭtoj ne plu videblis sur stratoj; malaperis kontrolejoj ĉe komercaj kaj butikumaj centroj en Belfasto kaj aliaj urboj; sud-irlandanoj komencis viziti Nord-Irlandon, kaj nord-irlandanoj aĉetis kaj turismis en Dublino kaj aliloke en la respubliko. La tuta etoso en la Verda Insulo estis feliĉe ŝanĝita.

Rankoro

Sed la nova harmonio ne penetris en la animon de la publiko en Nord-Irlando. Ĝi konstateblis nur inter estraranoj de la politikaj partioj kaj oficialaj instancoj. Sub la surfaco boletis ankoraŭ malamo, rankoro kaj malfido inter la diversaj frakcioj kaj komunumoj.

Tiu rankoro eksplodis ĉi-jare en januaro, preskaŭ tuj post la sezonaj festoj. La fuzeo por la nova maltrankvilo estis stulte bagatela afero. La konsilio de Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando, voĉdonis por ĉesigi la konstantan flirtigon de la brita flago ĉe la urbodomo.

Insulto

Ĝi decidis per majoritato, ke la flago videblos nur (kiel en Anglio) okaze de gravaj naciaj festoj kaj festivaloj, ekzemple la naskiĝtago de la reĝino. Por la porbritaj t.n. „lojalistoj” tio estis grava insulto.

Ili plendis, ke ĉiujn rajtojn kaj avantaĝojn ĝuas katolikaj respublikistoj, dum ili ne. La flaga afero prezentis pretekston por montri lojalistan malkontenton kaj la timon, ke ili perdos siajn privilegiojn kiel subuloj de la brita reĝino.

Benzinbomboj

Koleraj lojalistoj kuniĝis sur la stratoj de Belfasto kaj aliloke, indigne kriegante, ĵetante ŝtonojn kaj benzinbombojn kontraŭ policanojn, kaj bruligante aŭtomobilojn.

Komercistoj atentigis, ke la malpaco malinstigas turismon kaj kaŭzas gravajn ekonomiajn perdojn dum la novjaraj rabatvendadoj. Sud-irlandanoj ne plu volas butikumi en la nordo.

Ĉiuj suferas; neniu gajnas. Paco en Nord-Irlando ankoraŭ ne certas.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monstra

En ligo kun la artikolo Jubilea jaro (MONATO 2012/12, p. 26) mi sincere gratulas Albanion pro ĝia centjariĝo. Tamen mi devas atentigi pri erara stimulado, kiu al Eŭropo kreas gravajn problemojn. La albanajn malplimultojn en najbaraj landoj oni puŝadas al ribeloj, kiuj havas la karakteron de terorismo. Ĉi tio estas plej videbla en Kosovo kaj Metoĥio. De tiu terorismo suferas ĉiuj: serboj, albanoj kaj aliaj. La kulmino de tiu terorismo estis la monstra elprenado de internaj organoj de vivaj forrabitaj serboj.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉarma fervojlinio

Unu el la plej krutaj fervojlinioj en la mondo estas Pöstlingbergbahn [pestling]-montfervojo en Linco ĉe Danubo (germane Linz an der Donau). Ekde 2009 unu finhaltejo troviĝas sur la ĉefplaco (Hauptplatz) de la urbo. Komence la trakoj kondukas preskaŭ ebene norden, trans Danubon, poste komenciĝas la kruta parto (maksimume 116 ‰) ĝis la pinto de Pöstlingberg. Eblas interrompi la veturadon por viziti la zoologian ĝardenon (Tiergarten).

Fabeloj

Apud la montopinto vizitindas la grota fervojo (Grottenbahn), kie oni prezentas scenojn el diversaj konataj fabeloj. Jam en la 18a jarcento la baroka preĝejo sur Pöstlingberg estis celo de piedirantaj pilgrimantoj. En 1898 la unua trajno mildigis la penon de la lacaj nemontgrimpemaj kredantoj.

Nova ŝpuro

Por pli bone ligi la linion kun la tramreto kaj ebligi rektan komunikon ĝis la ĉefplaco oni ŝanĝis en la jaro 2009 (Linco tiam estis la „Kultura ĉefurbo de Eŭropo”) la ŝpuron de 1000 al 900 mm kaj renovigis la tutan instalaĵon. Nun la trajnoj povas uzi la tramtrakojn ĝis la ĉefplaco. Aktuale estas uzataj kvar modernaj kvaraksaj motorvagonoj en nostalgia „retro-dezajno” kaj du historiaj vagonoj.

Pro la kruteco la maksimuma rapido estas nur 25 kilometroj hore. La tuta linio longas 4140 metrojn, de la plej alta punkto (519 m super la marnivelo) oni povas ĝui panoramon de la urbo Linco (266 m super la marnivelo).

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La iluziisto

La vagonaro haltis. Dobrin alrigardis tra la fenestro de la kupeo. Estis eta stacidomo, sed kiu – ne estis klare. Videblis nur unuetaĝa konstruaĵo, kovrita per diktavola neĝo. Ĉirkaŭ ĝi ne estis aliaj konstruaĵoj, kaj ĝi staris solece kiel perdita infano ĉe rando de abismo. La relvojo zigzagis kiel nigra serpento tra la intermontaĵo. Dekstre estis krutaj akraj rokoj kiel grandegaj ŝtonaj kapoj de monstroj kaj maldekstre – profunda abismo al rivero Iskar, kiu tie malsupre arĝentis kaj ie-tie estis glaciiĝinta pro la januara frosto. La neĝo kovris ĉion: la abismon, la rokojn, la kontraŭan deklivon kun la maldensa pinarbaro.

La vagonaro ne ekveturis, kaj la homoj en la kupeo komencis demandi unu la alian, kio okazis kaj kial la vagonaro haltis ĉe tiu ĉi eta stacidomo sur la vintra dezerto, tamen neniu venis por diri al ili, kio okazis. La veturantoj nur maltrankvile rigardis tra la fenestro. Ekstere ĉio dronis en neĝo kaj sorĉita silento: la rivero, la eta stacidomo, la pinarbaro. La ĉielo estis griza kiel malnova soldata litkovrilo, kvazaŭ iu sternintus ĝin super la intermontaĵo.

Tiel pasis dek aŭ dek kvin minutoj.

„Eble oni atendas vagonaron de la alia flanko”, diris la maljunulo, kiu sidis ĉe la pordo. Li estis vestita en dika vilaĝana peltojako, kaj super la granda kolumo videblis nur liaj lipharoj kaj okuloj nigraj kiel karbo.

„Eble io okazis”, supozis mallaŭte la virino, kiu sidis ĉe li. Ŝi estis ĉirkaŭ kvindekjara, maldika kaj eta. Sur la kapo ŝi havis nigran lanan kaptukon. Laŭ ŝiaj vestoj oni povis diveni, ke ŝi estas vilaĝanino, kiu jam delonge loĝas en urbo. Certe ŝi estis unu el la virinoj, kiuj forlasis la vilaĝojn kaj nun loĝas en la urboj, tamen ankoraŭ ne alkutimiĝis al la urba vivo. Ŝi surhavis malmultekostan nigran mantelon, botojn, el kiuj videblis ŝiaj nigraj ŝtrumpoj. Ŝia vizaĝo aspektis grizeca, kaj ŝiaj brunaj okuloj rigardis kviete. Iam certe ŝi estis bela, sed nun aspektis laca kaj malvigla. Ĉe ŝi sidis junulino, eble lernantino aŭ studentino. Ŝiaj vangoj estis rozkoloraj, kaj ŝiaj okuloj havis opalan brilon. La junulino estis mode vestita, aŭ pli ĝuste ŝi eble deziris esti mode vestita. Ŝi surhavis mallongan jakon, sub kiu estis malhelruĝa pulovero kaj tenera blanka bluzo, kies kolumo ne estis butonumita. Ŝiaj ungoj estis kolorigitaj per pala rozkolora lako. Jam pli ol horon sur ŝiaj genuoj kuŝis malfermita libro, tamen ŝi ne legis, sed reveme rigardis tra la fenestro. Kun tiuj ĉi maldikaj vestoj eble ŝi frostos, meditis Dobrin, aŭ eble la gejunuloj ne sentas la froston? Ilia sango bolas. Tiu ĉi junulino memorigis al Dobrin iun virinon, sed kiun, li ne povis diveni. Kvazaŭ li ie iam vidis tiujn ĉi opalbrilajn okulojn kaj tiun ĉi vizaĝon glatan kiel veluro kaj tiujn ĉi longajn nigrajn harojn, kiuj libere falis sur la ŝultrojn de la junulino. Li provis memori, al kiu virino ŝi similas, sed li ne sukcesis.

Ĉe Dobrin sidis viro, eble tridekjara, alta korpulenta kun grandaj fortaj manoj kaj vizaĝo, kvazaŭ ĉizita el ŝtono. Li similis al masonisto aŭ al arbohakisto. Lia tuta korpo eligis forton. La viro silentis. En la anguloj de liaj forte kunpremitaj lipoj estis profundaj sulkoj. Apud la viro sidis lia filo, ses- aŭ sep-jara kun okuloj kiel aveloj kaj kun blua mantelo, kies manikoj estis ege mallongaj. La knabo senĉese moviĝis, stariĝis, denove sidiĝis kaj ofte – oftege demandis: „Paĉjo, kio estas tio? Paĉjo, kiam ni alvenos?” La patro ŝajne ne aŭdis lin kaj nur de tempo al tempo prononcis iun vorton: „Baldaŭ ni alvenos, nun silentu.” aŭ „Bone, bone.” Kaj li daŭre senmove rigardis antaŭ si.

Dobrin demandis sin, kien ili veturas en tiu ĉi frosta januara tago kaj pri kio meditas la patro, rigardante senmove antaŭ si.

En la koridoro de la vagono la homoj komencis moviĝi. Iu el ili diris: „Eliru: la vagonaro ne povas daŭrigi la veturadon. Falis lavango, kiu baris la relvojon. Oni diris al ni, ke ni atendu en la stacidomo, ĝis oni liberigos la relojn. Tie en la stacidomo estas pli varme.”

La homoj descendis de la vagonaro kaj ekiris en la neĝo al la eta konstruaĵo. La atendejo de la stacidomo ne estis granda, sed la homoj ne estis multaj. En la mezo de la halo videblis granda hejtilo, eble antaŭ nelonge plenigita per lignoj, bruligitaj, kaj nun la hejtilo bruegis kiel vaporlokomotivo.

La homoj indignis, diris, ke ili rapidas al la ĉefurbo, de kie ili devas veturi per alia vagonaro. Iuj el ili devis iri al kuracisto kaj malfruiĝos, sed nun ili nenion povis fari. Ili ĉiuj estis en intermontaĵo kaj sen vagonaro ne povis daŭrigi la vojon. Trans la rivero estis ŝoseo, sed tie ne videblis veturiloj.

Ĉiuj sidiĝis sur la lignajn benkojn en la atendejo kaj iom post iom silentiĝis. Dobrin sidis en la angulo. Li rapidis nenien. Delonge jam li ne rapidis. De du jaroj li ne laboris, kaj ĉu rapidi aŭ ne, li nenion povis ŝanĝi. De tempo al tempo li trovis ian laboron. Li laboris kiel masonisto, poste helplaboristo en deponejo, poŝtisto, nokta gardisto. Li eĉ vendis biletojn de la ŝtata loterio. Li havis nenian klerecon. Kiam li estis infano, li lernis nur en la baza lernejo. Liaj gepatroj, vilaĝanoj, analfabetaj, ege deziris, ke Dobrin lernu en gimnazio. Post la fino de la baza lernejo, la patro akompanis Dobrinon en la urbon kaj matrikulis Dobrinon en gimnazio. La patro trovis por li loĝejon ĉe siaj parencoj. Komenciĝis la lernojaro, kaj Dobrin eklernis en la gimnazio, sed je la fino de septembro en la urbon alvenis cirko „Areno”. Dobrin kaj du liaj samklasanoj tuj aĉetis biletojn por la unua spektaklo de la cirko. Ili spektis la cirkprezenton per granda intereso kaj emocio. Al Dobrin tiom plaĉis la cirko, ke la sekvan tagon li denove aĉetis bileton kaj denove spektis kiel sorĉita la tutan prezentadon. La unuan fojon en sia vivo li estis en cirko, kaj li restis ravita. Ĉio, kio okazis sur la areno, hipnotigis lin. Li spektis gapante per larĝe malfermitaj okuloj. Neniam li supozis, ke la cirko tiel multe plaĉos al li.

Post kelkaj tagoj Dobrin vidis, ke la cirkaj laboristoj malkonstruas la tendon de la cirko kaj baldaŭ forveturos. Sen pripensi Dobrin metis siajn aĵojn en sakon kaj forveturis kun la cirko. Tiam en la cirko oni bezonis helplaboristojn, kaj Dobrin iĝis unu el ili. Kiam oni demandis lin, kiomjara li estas, li mensogis kaj diris, ke li estas pli aĝa. Li ne certis, ĉu oni kredis lin, sed li iĝis unu el la cirkhelpantoj kaj komencis vojaĝi kun la cirko de urbo al urbo, de vilaĝo al vilaĝo. De tago al tago la vivo de Dobrin en la cirko iĝis pli kaj pli interesa. La cirko veturis konstante tra la tuta lando. De etaj urboj kaj vilaĝoj en la montoj ĝis la mara bordo kaj reen. Romantika estis tiu ĉi vivo sur radoj. La libereco ebriigis Dobrinon. La cirko veturis, kaj antaŭ liaj okuloj pasis kampoj, densaj arbaroj, florherbejoj, lagoj kaj riveroj. La cirko estis en nekonataj pitoreskaj urbetoj, kie renkontis ĝin bruaj knabgrupoj, kies gajaj krioj akompanis la pakaĵvagonojn tra la stratoj.

La laboro en la cirko allogis Dobrinon, kaj li emociigita spektis ĉiujn prezentojn. La akrobatoj, la ĵonglistoj, la dresistoj amis Dobrinon. Li estis la plej juna en la cirko. Li helpis ĉiujn, kaj nesenteble ili instruis lin ĵongli per pilkoj kaj teleroj. Sisi, la iluziistino, instruis al li iluziaĵojn. Dobrin komencis sukcese sola fari iluziaĵojn. Sisi ne nur laŭdis lin, sed kuraĝigis lin per sia suna rideto. Ŝi estis nur kvin jarojn pli aĝa ol li. Sisi ellernis la iluziaĵojn de sia patro, kiu estis iluziisto en la cirko. Dobrin estis sorĉita de Sisi. Ŝajnis al li, ke pli bela virino ol ŝi ne estas en la tuta mondo. Ŝi ĉiam iris sur la arenon per irmaniero simila al facilmova kapreolo. Sisi surhavis longan nigran robon. Ŝia dorso estis nuda, kaj ŝia vizaĝo brilis kiel suna printempo. Ŝiaj grandaj okuloj hipnotigis la publikon, kaj nun Dobrin divenis, ke la junulino, kiu sidis antaŭ li en la kupeo, similas al Sisi.

La longaj nigraj haroj de Sisi estis kiel akvofalo sur ŝia dorso. La mirakla bastoneto dancis en ŝiaj blankaj manoj. La orkestro ludis viglan melodion, kaj Sisi montris iluziaĵon post iluziaĵo. Apud ŝi Dobrin estis fiera. Li helpis al Sisi, kaj kiam la publiko entuziasme aplaŭdis, Dobrin certis, ke parto el la aplaŭdoj estas ankaŭ por li. La jaroj, dum kiuj li laboris kun Sisi, estis por li la plej belaj kaj la plej emociaj. Dobrin estis kaŝe enamiĝinta en Sisi, sed neniam li kuraĝis konfesi tion al ŝi, kaj nun li bedaŭris.

La tempo en la cirko fluis kiel sablo, kiu falas el la manplatoj. Dobrin devis iĝi soldato, kaj dum la soldatservo en fora suda regiono de la lando li edziĝis al junulino, kiu loĝis tie. Ili loĝis kune nur du jarojn kaj divorcis. Dobrin deziris daŭrigi la laboron en la cirko, sed la edzino insistis, ke ili restu en la vilaĝo. Du jarojn ili loĝis en la vilaĝo ĉe la gepatroj de la edzino, sed la vilaĝana vivo ne plaĉis al Dobrin. Li ne deziris okupiĝi pri agrikultura laboro, nek bredi dombestojn kaj sentis sin kiel lupeto en kaptilo. Dobrin ne kutimis loĝi en unu loko. Lin allogis la cirko, la senĉesa veturado, la vagado de urbo al urbo. Nokte, kiam li dormis ĉe la edzino, li sonĝis pri la grandaj ĉarmaj okuloj de Sisi, kiuj logis kaj vokis lin. Tiuj ĉi profundaj helaj okuloj ebriigis lin kiel malnova peza vino. Tage kaj nokte li estis kiel lunatiko kaj ne sciis, ĉu li estas en la ĉielo aŭ sur la tero.

Dobrin forlasis la familian vivon kaj iris serĉi la cirkon. Li trovis ĝin en urbo ĉe la marbordo. La cirko pretiĝis vojaĝi al Turkio, sed kiam alvenis la tago de la forveturo al Istanbulo, Dobrin komprenis, ke li ne forveturos. Oni ne diris al li, kial li ne veturos kun la cirko. Tio senesperigis kaj premis lin. Obsedis lin profunda ĉagreno. Ĉiuj cirkartistoj kaj Sisi forveturis per ŝipo al Istanbulo, kaj Dobrin restis en la haveno kaj longe rigardis la ŝipon, kiu simile al blanka vizio malaperis al la horizonto.

Tiel Dobrin disiĝis de la la cirko kaj komencis vagi tra la lando. Li provis diversajn metiojn, sed nenio plaĉis al li. Li sentis ĉagrenon pro la cirko. Iom post iom li maljuniĝis kaj komencis diri al si mem: nenion mi sukcesis en la vivo, mi ne havas familion, infanojn, mi ne ekposedis metion, mi ĉion disipis. Nun mi similas al folio, disŝirita de la arbo, blovita de la vento tien-reen. Mia tuta vivo pasis kiel en sonĝo. De tempo al tempo li memoris la gajajn tagojn en la cirko, la grandajn ĉarmajn okulojn de Sisi. Delonge nenion li aŭdis pri ŝi. Li ne sciis, ĉu ŝi estas viva, kie ŝi estas kaj kion ŝi faras. Li deziris memori ŝin juna, tia, kia li vidis ŝin la unuan fojon, kiam ŝi similis al suna printempo. Ofte li diris al si mem: eble tia estas mia sorto – vagi de urbo al urbo. Tamen pli gravas, ke mi estas viva kaj sana. Vere nenion mi sukcesis en la vivo, tamen se mi estus sukcesinta, kia estus la senco; kio estus pli bona, se mi sukcesintus konstrui domon, havi profesion, aŭ se mi havus pli da mono. Ĉu ne estas pli grave, ke la homoj amas min kaj amas min tia, kia mi estas? Mi helpis ilin, kaj ili memoros min.

Dobrin ŝatis observi la homojn. Li provis diveni, kiaj ili estas, kion ili laboras, kio ĝojigas aŭ turmentas ilin. Kaj nun, kiam li sidis en la atendejo de la eta stacidomo, li observis la homojn ĉirkaŭ si. Multaj el ili sidis silente zorgmiene, kvazaŭ ili havus sur siaj dorsoj sakojn plenajn je ŝtonoj. Ili similis al bestoj, fermitaj en kaĝoj kiel la simioj kaj leonoj iam en la cirko. La homoj en la atendejo kvazaŭ ektimis kaj ne kuraĝis ekrideti. Vere, nun ili estis en la kaptilo de la vintro. La diktavola neĝo kovris ĉion, kaj neniu sciis, kiam oni sukcesos liberigi la relvojon de la lavango, aŭ kiam ili sukcesos eliri el tiu ĉi vintra dezerto kaj kiom da tempo ili atendos en tiu ĉi malpura atendejo. Ĉi tie verŝajne dum multaj jaroj oni ne purigis. Sur la cementa planko estis malhelaj makuloj. La fenestroj ne estis lavitaj. La muroj, kiuj iam estis flavaj, nun aspektis brunaj, kaj sur ili estis gratitaj maldecaj vortoj. Dobrin ne kutimis resti longe en fermitaj ejoj. Ili turmentis lin, kaj li sentis, ke la aero ne sufiĉas. Tiu ĉi atendejo kun la malgajaj homoj sidantaj en ĝi similis al la mondo. Kvazaŭ la tuta mondo estus grandega atendejo, en kiu ĉiuj atendas, ke okazos io, sed kio, neniu scias.

Dobrin observis la homojn kaj nevole rememoris la cirkon. Tiel en la cirko la publiko sidis kaj atendis la komencon de la spektaklo. Ili atendis, ke iu ridigu ilin kaj montru al ili miraklojn. La homoj ne devas ĉiam esti seriozaj. Kial mi ne ridigu ilin? diris al si mem Dobrin. Li ĉiam portis kelkajn pilkojn, kaj kiam li ekenuis, li ĵonglis per ili. Dum la jaroj tio iĝis lia kutimo. Li stariĝis de la benko, elprenis el la sako la pilkojn kaj komencis ĵongli. La pilkoj flugis unu post la alia. Dobrin lerte kaptis ilin kaj poste denove ĵetis ilin supren. Ĉiuj en la atendejo komencis rigardi lin. Iliaj rigardoj ekbrilis, ili kvazaŭ forgesis la malvarmon kaj la zorgojn kaj ekridetis kiel infanoj, kore kaj sincere. Estis iuj, kiuj rigardis Dobrinon malŝate, moke. Iliaj malkaraj rigardoj kvazaŭ demandis: kiu estas tiu ĉi frenezulo? Tamen Dobrin daŭrigis inspire kaj gaje ĵongli. Post kelkaj minutoj li ĉesigis kaj riverencis al la publiko. Oni komencis aplaŭdi lin. Tio kuraĝigis Dobrinon kaj li decidis daŭrigi la spektaklon. Ja, li havis talenton amuzi la homojn.

„Kaj nun, sinjorinoj kaj sinjoroj, dum ni atendos ĉi tie kaj ke vi ne enuu, mi montros al vi kelkajn iluziaĵojn”, diris Dobrin al la homoj en la atendejo. Du aŭ tri personoj diris: „Brave, brave. Ja, jen gaja homo.”

„Vi spektu atente, ĉar poste mi demandos vin, kiel mi faris ĝin.” Dobrin elprenis el sia poŝo tukon kaj montris ĝin al la homoj. La tuko estis ordinara, blanka. Poste subite el la tuko Dobrin elprenis pomon. Poste la tuko transformiĝis en bukedon el paperaj diverskoloraj floroj.

La homoj rigardis Dobrinon per larĝe malfermitaj okuloj, kaj iliaj vizaĝoj kvazaŭ lumis. Poste Dobrin demetis sian ĉapelon kaj montris ĝin al la homoj, kiuj vidis, ke en ĝi estas nenio. Tamen post sekundo Dobrin elprenis el la ĉapelo pomon. Estis nekredeble.

„Kaj nun”, li proksimiĝis al la junulino kun la grandaj okuloj, kun kiu li estis en unu sama kupeo, „mi demandos tiun ĉi junan sinjorinon, kioma estas la horo?” Dobrin ekstaris antaŭ la junulino kaj afable demandis: „Estimata sinjorino, ĉu vi povus diri al mi, kioma estas la horo?”

Iom sinĝene kaj ruĝigita ŝi levis la kapon. Poste ŝi rigardis sian brakon, sed time ekkriis: „Mi perdis mian brakhorloĝon.”

Tiam Dobrin elprenis el la poŝo de sia mantelo la brakhorloĝon de la junulino.

„Ĉu hazarde tio ne estas via brakhorloĝo?”, demandis li afable.

„Jes, ĝi estas. Ĝi estas mia brakhorloĝo”, diris ĝoje la junulino.

„Bonvolu”, diris Dobrin kaj donis al ŝi la brakhorloĝon. „Bone gardu ĝin.”

Ĉiuj en la atendejo ekridis. En tiu ĉi momento al Dobrin proksimiĝis la eta knabo, kiu veturis kun sia patro. La knabo kun avelsimilaj okuloj, kiu konstante demandis sian patron pri io aŭ alia, sed la patro ne havis emon respondi al li. La knabo ekstaris ĉe Dobrin kaj diris: „Oĉjo sorĉisto, ĉu vi povas ĉion?”

„Jes”, respondis firme Dobrin.

„Tiam faru tiel kaj revenigu mian panjon.”

La knabo etendis manon kaj donis al Dobrin moneron, verŝajne por pagi la komplezon. Dobrin miris. Li ne sciis kion respondi kaj kion fari. En tiu ĉi momento stariĝis la patro de la knabo kaj proksimiĝis al ili.

„Ne aŭskultu lin”, diris la patro al Dobrin.

La patro manprenis la knabon, sed la knabo daŭrigis peti Dobrinon:

„Oĉjo sorĉisto, revenigu mian panjon.”

Dobrin rigardis la knabon kaj ne povis kompreni, pri kio temas. La patro faris paŝon al Dobrin kaj komencis mallaŭte klarigi al li: „Antaŭ kelkaj monatoj mia edzino forlasis nin kaj forveturis kun iu viro. Mi kaj la filo restis solaj, kaj nun mi ne scias kion fari. La filo konstante demandas min, kie estas panjo, kaj serĉas ŝin. Kiam ni renkontas iun, la filo demandas lin pri panjo. Nun ni veturas al la ĉefurbo. Mi iras serĉi laboron. Mi estas masonisto, kaj la filo veturas kun mi. Mi zorgas pri li. Mi ne scias, ĉu en la ĉefurbo mi trovos laboron.”

Dobrin rigardis ilin. La knabo sincere opiniis, ke Dobrin estas la bona sorĉisto, kiu povas fari miraklojn. En la knabo certe vekiĝis la espero, ke Dobrin spertas retrovi ne nur perditajn horloĝojn, sed ankaŭ perditajn patrinojn.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Post tostado, korka recikligo

En Francio, kiel konate, oni amas trakti sin bone kaj, en gravaj okazoj, oni ne hezitas malkorki botelojn da ĉampano. La loĝantaro de la apuda Italio, ĉefe ekde la komenco de la ekonomia krizo, jam inklinas pli ofte al la subteno de lokaj kaj ne tiom multekostaj boteloj da spumante (ŝaŭmvino). Ion komunan havas tamen la du landoj: terure grandan kvanton, fine de la celebradoj, de korkoj, destinataj kutime (kaj senglore) al la rubujo.

Konstruado kaj piedvestado

Por igi la proprajn ĝojajn momentojn iom pli „ekologie elteneblaj”, oni invitas jam de kelkaj jaroj la trinkintaron primemori agon simplan, sed tre altvaloran: kunmeti la korkojn, alivorte ilin kolekti, anstataŭ ilin forĵeti en rubaĵon. Korko estas fakte materialo plur-uza, fleksebla, ege valora kaj interalie tut-natura. Ĝi estas komplete recikligebla kaj tial reutiligebla en pluraj sektoroj, nelaste tiuj de konstruado (por la pretigo de izolaj kaj son-imunigaj paneloj aŭ granulaĵoj) kaj piedvestado (kalkanumoj, subplandoj). Ĉe la lumo de ĉio ĉi, neniom kostas, male treege utilas, ne forĵeti la korkojn de la boteloj, kiujn oni malŝtopadas dum kiu ajn festotempo.

Novjara celebrado

Ĉiujare en Italio la vinindustrio enmetas en la merkaton 1,2 miliardojn da korkoj, kiuj respondas al 7000 tunoj da komplete recikligebla materialo. De la ĉefurbo Romo ĝis plej eteta vilaĝo, oni ĉial malŝtopas vinbotelojn: tio ĉefe okazas dum la kristnaska festotempo, dum la pinto de la konsumado de la ŝaŭmvino kutime koincidas kun la novjara celebrado.

La recikla projekto nomiĝas Tappoachi?[tapoakí], kies bona traduko esperanten povus esti „Ŝtopilo-al-kiu?”. La vortludo aludas la emon de la italoj uzi ironie la vorton „ŝtopilo” (itale tappo) por indiki malaltan, do ne gravan personon. La iniciato haveblas en pluraj urboj, ĉefe en la nordo, kunlabore kun la lokaj respondeculoj pri t.n. diversigita kolekto de korkoj kaj ties sekva recikliĝo. La unua tiaspeca kampanjo estis en 2009 en la veneta urbeto Valdobbiadene, patrujo de la ŝaŭmvino prosecco [proseko]. La kolektado de korkoj estas ebligata pro la ĉeesto de apartaj ujoj en ĉiuj aliĝintaj komunumoj.

Slogano

La retejo de la kampanjo, kun interesaj informoj, donitaĵoj (kvankam itallingvaj) kaj fotoj, estas www.tappoachi.it. La slogano de la kampanjo estas: „Korko estas komplete recikligebla. Kolektante ĝin, vi subtenos la medion kaj projektojn socie utilajn”.

Roberto PIGRO
Noto de la redaktoro: gravas varbi por la recikligo de korkoj! Oni ne hezitu uzi Interreton por facile trovi adresojn de centroj de recikligo de korkoj en multe da landoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malamo ankoraŭ viva

En novembro pasintjare estis inaŭgurita memorigilo en Presheva, suda Serbio, regiono loĝata plejparte de albanetnuloj. La monumento memorigis pri 27 albanoj falintaj en 2001 dum ribelo por sendependigi la regionon de Presheva, Medvegjia kaj Bujanovac kaj aligi ĝin al Kosovo.

Malgraŭ tio, ke la serba registaro amnestiis eksajn membrojn de la Naciliberiga Armeo Albana, faligis la monumenton en januaro ŝtataj ĝendarmoj.

Protestis albanoj, inkluzive de la parlamentanino Jozefina Topalli: „Tiu ago rememorigas pri Miloŝeviĉo kaj kontraŭas eŭropecajn principojn, esprimante ankoraŭfoje la albanofobion de niaj najbaroj.”

Spirito

Ŝi daŭrigis: „La faligo de la monumento pli alten levos la spiriton de la unuiĝo de la albanoj en ĉiuj teritorioj loĝataj de ili.”

La ĉefministro de Kosovo, Hashim Thaĉi, atentigis: „La malamo de serboj al albanoj estas ankoraŭ viva, kio endanĝerigas la jam komenciĝintan politikan dialogon inter Kosovo kaj Serbio.”

Skender Destani, membro de la asembleo en Presheva, petis pri „trankvileco kaj traktadoj kun la registaro de Serbio por trovi pli racian solvon de la problemoj ekzistantaj ĉi tie.”

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

52 425 katolikoj malpli

En Aŭstrio loĝas 8,4 milionoj da personoj, el kiuj 5,36 milionoj estas katolikoj. Pli ol 50 000 katolikoj en Aŭstrio forlasis per deklaro sian eklezion dum 2012 – la trie plej granda nombro en la historio de tiu organizaĵo. Ankaŭ la nombro de aliĝoj estas draste pli malgranda ol la nombro de la mortintoj. Se tiu evoluo daŭros, post cent jaroj tiu kredantaro estos tute malaperinta. Jam nun nur ĉiu deka regule vizitas la mesojn. Ofte nur dum gravaj ceremonioj kiel geedziĝoj kaj enterigoj oni vidas preĝejon de interne. Kelkaj ne plu volas pagi la „eklezian imposton” kaj eksmembriĝas.

Similas la situacio ĉe la due plej granda kredantaro, la protestantoj. Trialoke troviĝas islamo, sed tie ne ekzistas fidindaj listoj de la anoj.

Kontraŭe, daŭre kreskas la nombro de la nekredantoj – jam pli ol unu miliono. La „liberpensantoj” fondis retan portalon freidenker.at, kie unuiĝas ne-religi-emuloj kaj humanistoj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Laŭtiĝas voĉoj por voĉdoni

„Tiom valoras nia voĉo”: per tiuj vortoj, legeblaj en la itala en reklamo sur neceseja papero, komenciĝis protesto de italaj Erasmus-studentoj.

Erasmus-studentoj estas tiuj, kiuj pasigas universitatan jaron, aŭ kutime malpli longan periodon, en alia eŭropa lando. Ĉio ĉi por lerni la lokan lingvon, sekvi kursojn aŭ eĉ plenumi esplorojn rilatajn al ilia fako.

Pivotis la protesto ĉirkaŭ la rajto voĉdoni. La itala leĝaro postulas, ke eksterlande rajtas voĉdoni nur civitanoj, kiuj pro grava kialo lokis oficiale kaj definitive sian rezidejon en alian landon. En tiuj okazoj, oni registriĝas ĉe la loka ambasadejo kaj samtempe, devige, aliĝas al la Asocio de Italoj Rezidantaj Eksterlande (AIRE).

Turismo

Tio signifas, ke italoj, kiuj sin trovas provizore alilande pro turismo, laboro aŭ aliaj kialoj, ne povante esti membroj de AIRE, ne rajtas voĉdoni. Ili devas atingi sian rezidan komunumon en la patrujo, okaze de la diversaj balotoj, por esprimi sian politikan preferon.

Tiu situacio, al italoj bone konata, daŭras de multaj jardekoj. Kiu ne povas aŭ ne volas vojaĝi al la patrio, akceptas simple kaj bonvole sin deteni. Kaj neniu, almenaŭ ĝis nun, plendis pro supozata „diskriminacio”. Tamen tiun vorton, iom ekscese, nun ŝatas uzi la italaj studentoj por pravigi sian proteston.

Ministrino

La registaro, pere de ministrino Anna Maria Cancellieri, respondis al la 25 000 gejunuloj, ke ilia peto, kvankam komprenebla, tute ne povas esti konsiderata: la leĝo estas klara kaj ne permesas trovi elirvojon.

La studentoj petis interalie la eblon voĉdoni pere de lokaj konsulejoj aŭ, pli simple, se ne per interreto, per ordinara poŝto, kiel jam voĉdonas en la tuta mondo membroj de AIRE. Sed tio ne realigeblis ĉar, laŭ Cancellieri, tio kreus komplikan situacion kaj mankas tempo antaŭ la venontaj elektoj por ĉion organizi por miloj da eksterlandaj italoj.

Por tiuj, kiuj volas reveni al Italio por voĉdoni, oni promesis 70 % rabaton je la flugoj de la kompanio Alitalia. Tamen la sola vera solvo restas aliĝi al AIRE. Aliflanke tio eblas nur post 365 tagoj eksterlande kaj do ne validas por la plimulto de la Erasmus-studentoj.

Voĉdonemo

Do, spite al tiom nekutima voĉdonemo, multaj italoj restas ekskluditaj el la balotoj. La elironta ĉefministro Mario Monti, iel kontraŭante sian ministrinon, petis, ke oni faru plejeblon por ke la studentoj voĉdonu.

Tamen ŝajnas, ke ĉio estos prokrastita. Unue ĉar Monti, post politiko de nur ŝajne saniga tiel nomata aŭstero, ne trovas nuntempe apogon por siaj ideoj. Due, ĉar ne verŝajnas, ke apenaŭ 25 000 voĉoj rimarkeble influos la rezultojn de la elektoj.

Notindas, ke rapide disvastiĝis pere de sociaj retejoj novaĵoj pri la protesto. Ankaŭ eŭropaj institucioj, respektante la suverenecon de ĉiu lando pri balotoj kaj similaj aferoj, tamen subtenis la peton de la studentojn, taksante ĝin ĝusta.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Referendumo ena-ekstera

Malpli ol kvin jarojn havas britoj por decidi, ĉu ili volas resti membroj de Eŭropa Unio. La brita ĉefministro, David Cameron [kámeron], anoncis en januaro, ke okazos ĝis la fino de 2017 „en/ekster”-referendumo, por ke la brita popolo verdiktu, ĉu resti en la unio aŭ ĉu elekti ekziston ekster ĝi.

Nepras atentigi, ke la referendumo dependas de enorma kaj neniel certa se-o. Ĝi okazos, nur se la nun koalicie reganta Konservativa Partio de Cameron venkos en naciaj elektoj en majo 2015. Se malvenkos la konservativuloj, kaj se povon gajnos la ĉefopozicia Laborista Partio, aŭ se temos denove pri koalicio, verŝajne ne okazos referendumo, aŭ ĝi estos prokrastita.

Fakte nek Cameron persone nek la Laborista aŭ la pli malgranda sed koalicie enplektita Liberaldemokrata Partioj deziras referendumon. Ili volas, ke Britio restu membro de EU. Ili scias, ke la politika kaj, pli grave, la ekonomia estonteco kaj prospero de Britio intime kunligiĝas kun la unio.

Tamen pro partipolitikaj kialoj Cameron sentis sin devigita cedi al dekstremaj voĉoj en sia partio, kiuj siavice timas la influon de la malfavora propagando, verdire veneno, elpumpata tagon post tago, semajnon post semajno, de la porbritaj, kontraŭbruselaj bulvardaj gazetaĉoj.

Cetere nervoziĝis la dekstremuloj en la partio de Cameron pro nova kontraŭunia partio. Ili scias, ke la t.n. Sendependiga Partio de la Unuiĝinta Reĝlando pli bone harmonias kun la nuna ekster-eŭropa etoso flarebla en la lando. Efektive, se okazus morgaŭ en/ekster-referendumo, ĝis vi legus ĉi tiujn vortojn, Britio ne plu estus EU-ano.

Pro la populareco de la sendependiga partio, kaj pro la malpopulareco – kaj plena fiasko – de la ekonomia t.n. politiko de Cameron, la dekstremaj deputitoj en lia partio antaŭvidas post la venontaj elektoj senlaborecon.

Tial ili devigis la ĉefministron promesi referendumon parte por direkti la atenton de la publiko for de la ekonomia katastrofo, parte por subfosi la sendependigan partion.

Jen strategio (se frenezaĵo tian vorton meritas) riskoplena. Anstataŭ atendi por vidi, kiel aspektos post kvin jaroj eventuale reformita, postkriza Eŭropo, Cameron promesis nun referendumon pri organizaĵo, kiu sendube intertempe ŝanĝiĝos kaj evoluos.

Ne mirige, do, ke opinio-sondaĵoj en diversaj eŭropaj landoj, reage al la anonco de Cameron, indikis, ke civitanoj tra la unio neniel perturbiĝos, se la kverelemaj, postulemaj britoj retiriĝos al sia insulo-kastelo kaj fermos malantaŭ si la levponton.

Ironie, ĉar dum skotoj celas sendependiĝi de Britio (per referendumo en 2014), kaj dum signifa angla minoritato volonte adiaŭus la plendemajn skotojn, tiel Britio volas sendependiĝi de Eŭropo, kies civitanoj volonte adiaŭus al la plendemaj britoj.

Do kia sorto por seneŭropa Britio? La sendependiga partio, kaj la dekstremaj konservativuloj, revas pri floranta komerco kun iamaj landoj de la brita imperio. Celata tiel estas sukcesa, sendependa nacio, ili diras, kia Norvegio aŭ Svislando.

Tamen mi prognozas, kiel mi skribis aliloke, ke la insularo fariĝos flosanta muzeo, plena de pasinteco, malplena de estonteco. Vizitos la muzeon turistoj el pli prosperaj landoj. Ili venos, ĉar, kiel mi iam aŭdis: „Ni havas pli da historio ol ili”. Diable: kun tiaj opinioj, kiu bezonas Eŭropan Union?

Do vizitos usonanoj por elspezi siajn dolarojn en lando jam duonkoloniita, parte pro komuna lingvo. De tempo al tempo vizitos scivolaj eŭropanoj, kun siaj infanoj, malgaje skuante la kapon, por lecioni pri troa orgojlo.

Intertempe restas al britoj malpli ol kvin jaroj por vekiĝi, por interpreti la revon de la dekstremuloj koŝmaro. Ekzemple, la Konfederacio de Brita Industrio, kiu komprenas la gravecon de Eŭropa Unio, kalkulu, kiom da laborlokoj elmigros post – eĉ antaŭ – la referendumo. Kaj distrumpetu la sobrigajn trovitaĵojn.

Ĉefe, tamen, ĉio dependas de ordinaraj britoj, kiuj ankoraŭ kredas pri komuna eŭropa projekto. Ni disponas pri iom pli ol du jaroj por kunigi niajn fortojn por eloficigi Cameron kaj tiel mortigi la referendumon. Se ne, restos nur du kromaj jaroj por konvinki la britan popolon pri la plusoj de Eŭropo. Sendanka kaj, almenaŭ laŭ nunaj kriterioj, senesperiga tasko.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Soldatservi: ankoraŭ devige

En januaro la aŭstroj voĉdonis por reteni la sesmonatan devigan soldatservon por ĉiuj viroj. Restos ankaŭ la eblo anstataŭe civilservi naŭ monatojn.

Partoprenis en la „popola pridemandado” 50 % de la rajtigitoj. El tiuj 40 % voĉdonis por profesia armeo, sed 60 % preferis daŭrigi la nunan sistemon.

Ĝis 1955 Aŭstrio ne estis libera lando. La orienta parto estis okupata de la sovetia armeo, la okcidentaj federaciaj landoj de la armeoj de Francio, Britio kaj Usono.

Taskoj

Laŭ la traktato de 1955 la fremdaj soldatoj devis forlasi Aŭstrion. Kreita estis aŭstra armeo kun tri taskoj: defendi la limojn, protekti la instituciojn de la ŝtato kaj garantii la internan sekurecon kaj helpi okaze de katastrofoj.

Kiam disfalis Jugoslavio en 1991, defendocele amasiĝis ĉe la suda landlimo 7700 aŭstraj soldatoj, 150 tankoj kaj 60 pliaj armeveturiloj.

En 1965 estis starigita bataliono por subteni eksterlande Unuiĝintajn Naciojn (UN). Ĝis nun en 90 000 okazoj aŭstra soldato aŭ soldatino servis kadre de UN, de Eŭropa Unio, de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo aŭ de Partnereco por Paco.

Hodiaŭ aŭstraj soldatoj servas ekzemple en la Golanaj Altaĵoj (Israelo/Sirio), Kosovo (Serbio/Albanio) kaj Bosnio.

Partioj

En Aŭstrio regas koalicio el la Socialdemokrata Partio (SP) kaj la Popola Partio (PP). La socialdemokratoj pledis por profesia armeo, malgraŭ tio ke ĝis antaŭ du jaroj ili preferis ĝeneralan soldatservon.

Male PP argumentis por la ĝenerala soldatservo: ĝis antaŭ du jaroj ili preferis profesian armeon. Fakte en Aŭstrio ekzistas ambaŭ. Estas 16 000 profesiaj soldatoj kaj nur 10 000 rekrutoj, kiuj servas dum sesmonata baza trejnado.

Nun ĉiuj partioj promesas reformi la armeon. Ili jam ofte promesis.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amara kromgusto

Fine de januaro la tuta mondo sub instigo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) celebris la internacian holokaŭstan memortagon. Tute bone estas ĉiujare memorigi la eventojn de 1939-1945, por ke oni neniam forgesu. Sed kiam finfine venos tago por funebri pri la milionoj, kiuj pereis en Rusio inter 1929 kaj 1939? Kiam oni enkondukos memortagon pri tiuj, kiuj estis buĉitaj en Kongo fine de la 19a, komence de la 20a jarcento? Kiam oni kreos tagon por memorigi pri la „amerika genocido”, kiu mortigis plurajn milionojn? Kiam la kamboĝanoj, kiuj pereis sub la ruĝaj ĥmeroj, havos sian internacian memortagon? La listo estas preskaŭ senfina: armenoj, aŭstraliaj aborigenoj, bengaloj, hutuoj, tucioj ...

Indas iom esplori, kial ĉiuj tiuj homgrupoj ne havas sian memortagon, kial Unuiĝintaj Nacioj ne rezolucie solene dekretis memorigi ankaŭ ilin. Trovi la kialon ne estas tiel komplike. La rezolucio numero 60/7 de la 1a de novembro 2005 estis voĉdonita kaj unuanime akceptita post propono de Silvan Shalom, la reprezentanto de la ŝtato Israelo. Nenio malhonora en tio. Indas, ke filo honorigas siajn prapatrojn.

Tamen, ĉu en tiu tago la reprezentanto de Usono ekstaris kaj diris „Ni larĝigu la ideon kaj celebru la memoron de la miliono da indianoj, kiujn ni mortpafis”? Aŭ ĉu estis en UN reprezentanto de la indianoj, kiu povus paroli por sia popolo same kiel Israelo faris por sia?

Kaj ĉu la rusa ambasadoro entuziasme aldonis „Jes, ni kaptu la okazon por memori pri la pereo de la milionoj sub la rego de Stalin”?

Simile la brita akceptis la rezolucion, sed forgesis mencii, ke liaj prapatroj ekstermis preskaŭ tutan kontinenton kaj „protekte” deportis la manplenon da restintaj aborigenoj al iu forgesita insulo.

Sed ne nur la grandaj potencoj silentis. Unu el la plej malgrandaj ŝtatoj reprezentataj en UN, Belgio, kulpas pri verŝajne la plej granda holokaŭsto en la historio de la homaro. Encyclopædia Britannica taksas, ke inter 1885 kaj 1908 pereis en la tiama „libera ŝtato” Kongo duoble tiom da konganoj, kiom da judoj, ciganoj, samseksemuloj kaj aliaj en la nazia Germanio.

Ĉu la belga reprezentanto en UN atentigis pri tio? Eĉ nun, pli ol cent jarojn post la tiamaj masakroj, Belgio ne oficiale „pardonpetis” al sia iama kolonio. Male, ĝi faras ĉion eblan por kaŝi tiun epizodon el la historio.

Certe indas kaj justas ĉiujare memorigi pri la pereintoj en nazia Germanio. Sed se tiu memorigo estas festata de la landoj, kiuj mem vastskale organizis siajn proprajn holokaŭstojn kaj se tiuj genocidoj estas plene prisilentataj, tiam la internacia tago havas tre amaran kromguston.

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Salutinda salminejo

Apud Hallstatt (Supra Aŭstrio) situas la plej malnova salminejo en la mondo. Jam 7000 jarojn tie oni minas salon. Temas pri la postrestaĵoj de iama maro, kiu malaperis antaŭ milionoj da jaroj. Hal estas kelta vorto. La nomo Hall-statt signifas „sal-ejo”.

Antaŭ 3000 jaroj proksime de la vilaĝo Hallstatt [halŝtat] kelkaj viroj laboras en minejo, profunde en monto. Ili volas produkti salon, kiu estas tre valora varo. Subite tremas la tero. Pezaj ŝtonegoj trafas la ministojn. Unu ne povas savi sin. La aliaj longe serĉas lin, sed vane.

Aprile 1734. Tri ministoj trovas la kadavron de tiu praa kolego. Pro la salo la mortinto estas bone konservita. Vestoj, haŭto, haroj indikas, ke la kompatindulo mortis antaŭ multaj jarcentoj. Certe temas pri nekristano, do pagano. Tial ili enterigas lin ekster la tombejo. Unika trovaĵo estas perdita por ĉiam.

Multvizitata

Nuntempe pli ol 100 000 turistoj jare vizitas la lokon kaj malfacilas trovi parkejon. Ŝvitiga estas la marŝado ĝis la enirejo de la mineja muzeo. Tie oni ricevas protektan veston, kaskon kaj lampon. Nun eblas gvidate trairi la minojn. Ĉe la fino oni glitas suben kaj revidas la taglumon.

Aktiva

La salminejo estas ankoraŭ aktiva. Oni boras grandan truon kaj enverŝas akvon. Tiel estiĝas salakvo, kiu estas transportata al la vilaĝo Ebensee, kie oni produktas salon en kristala formo. Al ĝi oni laŭ leĝo aldonas jodon kaj fluoron por preventi manko-malsanojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiso mortiga

Fermitaj almenaŭ provizore estas centoj da dancejoj kaj teatroj en Brazilo post incendio, kiu mortigis 235 homojn kaj enhospitaligis 138 pliajn. Nun de sekureca vidpunkto la instancoj kontrolas tiajn publikajn ejojn – malgraŭ protestoj de entreprenistoj, kiuj plendas pro perdita enspezo pro biletoj redonotaj.

La incendio okazis en januaro ĉe la dancejo Kiss (esperante: kiso) en Santa Maria, urbo de Suda Rio-Grando, subŝtato de Brazilo. Kantisto neatendite ekflamigis piroteknikaĵon, kies fajreroj atingis la plafonon.

Ekbrulis la son-izola materialo, kaj rapide la dancejon plenigis venena kaj blindiga gaso. Mortis la plimulto ne pro fajro, sed pro enspirado de la venena aero.

Fajro-estingilo

Al la tragedio kontribuis la fakto, ke la dancejo entenis 900 homojn, sed oficiale povis akcepti nur 700. Krome ekzistis nur unu en- kaj el-irejo, kaj mankis indikiloj kien fuĝi okaze de danĝero. Ankaŭ ne funkciis fajro-estingilo. Plej ŝoke estis la absurda hezito de kontrolistoj, kiuj trovis tempon, aŭ almenaŭ provis, kontroli la kvitancojn de fuĝantaj klientoj.

Prezidantino Dilma Roussef [diŭma ruséf] interrompis oficialan viziton al Ĉilio kaj tuj direktiĝis al Santa Maria. Ŝi ordonis senprokraste helpi la tiean popolon kaj dekretis oficialan funebron en Brazilo.

Tamen ne ĉiam enpenetras la civitanan konscion tia tragedio, tiel ke oni pli rigore aplikos la sekureco-regulojn. Antaŭ nelonge kaj ne malproksime de Santa Maria okazis simila evento. Kaj en 2004, en dancejo en Bonaero, en la najbara Argentino, mortis preskaŭ 200 homoj en samaj cirkonstancoj.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malpli amara

Mi komencas vidi, ke ne ĉiuj okcidentaj esperantistoj volas partopreni la ĝeneralan prisilentadon pri la krimoj okazintaj en la koloniisma epoko ... (MONATO 2013/03, p. 5). Mia propra amareco iomete malpliiĝas post lego de via teksto.

Probal DASGUPTA
Barato

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Probal Dasgupta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bombo-bankroto

Svedajn bombojn – manĝeblajn, kaj konsistantajn el ŝaŭmo, kovrita de ĉokolado – inventis en 1926 la fabrikisto Walter Niemetz [valter nimec]. Ĝis hodiaŭ la entreprenon posedas la familio Niemetz, kaj la bombojn oni produktas nur en Vieno.

Kvankam tiu dolĉaĵo estas tre populara, kreskis ĉe la firmao financaj malfacilaĵoj. En januaro 2013 sekvis bankroto. La 70 kreditoroj ricevos nur 20 % de sia mono.

Tamen la fabriko ne fermiĝos kaj la 66 kunlaborantoj ne iĝos senlaboraj. Baldaŭ la entrepreno bilancos pozitive, laŭ la savplano.

Duongloba

La fundamenta plato de sveda bombo estas cirkloforma maldika vaflo. Sur tiu leviĝas ŝaŭma korpo, kiu estas sube cilindroforma kaj supre duongloba. La tuto estas kovrita de ĉokolado, eventuale kun sursternitaj kokospecetoj. Ĝi havas diametron de 4 cm, altecon de 5 cm.

La nutra energio de tiu ĉi dolĉaĵo estas 293 kiloĵuloj kaj ĝia kemia konsisto jenas: sakarozo, blankaĵo de kokina ovo, planta graso, siropo de glukozo, kokosraspaĵoj, kakao, tritika faruno, sojofaruno, lakta pulvoro, ĝeligaĵo, agaragaro, sojolecitino, karamela siropo, flavaĵopulvoro de kokina ovo, vanila aromo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Leĝoproponoj: atencoj kontraŭ la familio

Dum la parlamentoj de Britio kaj Francio akceptas novajn leĝojn, kiuj ebligas samseksajn geedziĝojn, deputitoj en Pollando rifuzas eĉ diskuti la temon.

En januaro estis prezentitaj al la pola parlamento tri oficialaj leĝoproponoj, kiuj celis ebligi al samseksaj paroj oficialigi sian kunvivon. La unuajn du prezentis Robert Biedroń, la unua malferme geja parlamentano en Pollando. Ilin ellaboris la Alianco de Demokrata Maldekstro kaj la Movado de Palikot.

La trian proponon pretigis la kunreganta kristan-demokrata Civitana Platformo, kvazaŭ respondon al la maldekstraj proponoj. Ĝi celis same enkonduki registritan partnerecon, sed en modesta formo.

Atenco

La leĝofara procezo kolapsis ĉe la unua ŝtupo. Laŭ Krystyna Pawłowicz, kiu reprezentis la grupon Juro kaj Justeco, la proponoj signifas „atencon kontraŭ familio, geedzeco kaj konstitucio”. Temas en la plej bona kazo pri sterila uzo de alia homo traktata kiel objekto, opiniis Pawłowicz.

La apogo de la ĉefministro, Donald Tusk, ne helpis la trian projekton, kiu, kiel la du aliaj, forfalis interalie pro la voĉoj de koalicianoj. Tusk, kiu ĝis nun apenaŭ esprimis sian opinion, diris, ke gravas „trovi leĝajn solvojn, kiuj dignigos la vivon”. Tamen li sin detenis en la voĉdonado rilate la du maldekstrajn proponojn.

Protekto

En la unua vico de la malkontentuloj staris la ministro pri justico, Jarosław Gowin. Surbaze de skeptikaj opinioj li sciigis al la parlamento, ke la leĝoproponoj kontraŭas la konstitucion. Laŭ tiu, „la geedzeco kiel interrilato de virino kaj viro, familio, patrineco kaj gepatreco troviĝas sub la protekto kaj flego de la Pola Respubliko”.

Juristoj, tamen, kiuj okupiĝas pri konstituciaj aferoj, diris, ke registrita partnereco, krom se ĝi havus samajn trajtojn kiel geedzeco, ne kontraŭas paragrafon 18 de la konstitucio.

Jen la unua fojo, ke la temo eniris la malsupran ĉambron de la pola parlamento. En 2004 la senato rekomendis similan leĝon, sed ĝi neniam estis prezentita al la malsupra ĉambro.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paweł Fischer-Kotowski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La ĉeĥa elektrodistribuanto CEZ mise taksis la albanan situacion

La privatigo de la distribuado de elektra energio en la jaro 2008 estis konsiderata de la albana registaro kiel sukcesa ekzemplo. La ĉeĥa kompanio CEZ aĉetis 76 % de la akcioj de la albana ŝtata elektrodistribuanto kontraŭ la sumo de 102 milionoj da eŭroj. Hodiaŭ tio konsideratas kiel granda eraro, kaj CEZ perdis sian licencon. La du flankoj, la albana ŝtato kaj CEZ, renkontiĝos en arbitracia juĝejo, por ke oni decidu, kiu pagos kiom por la divorco.

Ŝuldoj restas nepagitaj

La forigo de unu el la plej strategiaj kompanioj de Eŭropo tute ne maltrankviligis la registaron, kiu opinias, ke „CEZ grave eraris” kaj ke „la ciferoj estas malpli bonaj, ol dum la tempo, kiam la distribuada sistemo estis mastrumata de la ŝtato”. La konflikto kun CEZ sentiĝos en ĉiu segmento de la landa ekonomio, ĉar la financa stato de CEZ estas infektinta multajn aliajn sektorojn. Ĝi devas mem pagi al kaj ricevi de aliaj sektoroj grandegajn sumojn. La nivelo de enkasiĝo de ŝuldoj estas relative malalta, kaj la perdoj atingis rekordon.

Laŭ la ministro pri ekonomio kaj financoj Ridvan Bode, „CEZ estas kaŭzinta al la energia sistemo perdon de 700 milionoj da eŭroj”. La reprezentantoj de la kompanio diras: „Niaj financoj dependas de la kolektado de pagoj de ĉiu konsumanto, privata aŭ publika, kio ne realiĝis laŭkonvene.” Junie 2009, kiam CEZ ekaktivis en Albanio, la nivelo de la perdoj estis 30,75 %, sed aŭguste 2012 ĝi atingis 45,51 %, kio signifas, ke preskaŭ duono de la energio liverita en la merkaton ne pagiĝas aŭ ŝteliĝas.

Aliflanke, la kompanio ne investis laŭplane por plibonigi la provizadon de la loĝantaro per elektra energio. Ankaŭ la enkasiĝoj estas 84 % anstataŭ 90 % laŭplane. Novembre 2012 ili estas eĉ nur 72 %! Ofte la kompanio sendis fakturojn nerealajn, kio kolerigis la honestajn civitanojn. La reprezentantoj de la kompanio CEZ plendas, ke „la ŝtato ne ebligis al ĝi labori en normalaj kondiĉoj, kontraŭe altrudis al ĝi ĉiam pli altajn monpunojn. La prezo de elektro aĉetita fare de la kompanio CEZ de la ŝtata produktokompanio KESH ĉiam altiĝas”. Sed la registaro diras, ke „la prezo de la aĉeto de elektro de KESH estas 18 eŭroj por MWh dum CEZ mem vendas ĝin al siaj klientoj kontraŭ 80 eŭroj por MWh, enspezante ĉirkaŭ 300 milionojn da eŭroj”.

Arben Malaj, deputito socialista el la opozicio kaj eksa ministro pri financoj, substrekas, ke „la disfalo de la kompanio CEZ profundiĝis ankaŭ pro la malrespektado de la leĝa kadro kaj misagoj de la albanaj aŭtoritatoj”.

Membro de la administra konsilio de CEZ Tomáš Pleskač deklaris, ke „CEZ ne havas klaran partneron en Albanio por negocado. Ne eblas funkcii en la albana merkato”. „La aferoj en Albanio ne glatas”, aldonas Petr Bartek, spertulo pri ekonomio en Prago. El jura vidpunkto malfacilas al CEZ forlasi la landon elegante.

Laŭ iu albana civitano estas bedaŭrinde ekvidi privatan fremdan firmaon retiriĝi de la albana merkato. Mi ne kulpigas ĝin, ĉar estas malfacile operacii en lando kiel Albanio, kie la publikaj ŝtataj entreprenoj kaj ankaŭ la civitanoj elektas la opcion de nepago de siaj ŝuldoj.

Kripla jura sistemo

Alia granda problemo en Albanio estas nefunkciado de la jura sistemo: estas neeble, ke entrepreno per la landaj juĝejoj efektivigu sian rajton kiel kontraŭ ŝuldantoj publikaj, tiel ankaŭ kontraŭ ordinaraj civitanoj.

En tiaj kondiĉoj CEZ estas devigata ĉesigi la liveron de energio al la urboj, kie granda procento de la civitanoj ne pagas la fakturojn. Tio kreas notindan malkontenton en la popolo, transformante la komercan problemon en socian kaj politikan.

La registaro devas reformi la juran sistemon, por ke la juĝejoj ekfunkciu kaj la civitanoj kaj kompanioj ekfidu je la decidoj de la juĝejoj. Ankaŭ la registaro ne devas resti en la nivelo de folklora popolismo, subtenante siajn civitanojn nepagantajn la fakturojn, ĉar ili estas ĝiaj voĉdonantoj, sed ĝi devas protekti la komercan sektoron. Tutunue, ĝi devas doni bonan ekzemplon, pagante la ŝuldojn de siaj publikaj entreprenoj akurate.

Manifestacioj en Sofio

Dume la ĉefministro ĉeha Petr Nečas minacas: „La Ĉeĥa Respubliko ne povas ignori la aliron de Albanio al ĉeĥa investanto kadre de la aspiroj de Albanio por integriĝo al EU.” Kaj li aldonas: „La albanaj aŭtoritatoj donis tre negativan signalon per la revoko de la licenco de CEZ, granda ĉeĥa investanto en la regiono.”

Interese estas, ke lastatempe en Bulgario okazis fortaj popolaj manifestacioj kontraŭ CEZ, kiu aktivas ankaŭ tie. En la sloganoj oni skribas interalie: „Ni sekvu la ekzemplon de Albanio!”, t.e. ni forigu CEZ disde Bulgario.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De ĉeĥa elektrokompanio al multlanda grupo

La origina kompanio ČEZ estis kreita en 1992 kaj estas la plej granda elektroproduktanto de Ĉeĥio. En 2003 per unuiĝo de ČEZ kaj pluraj lokaj distribuaj kompanioj estis fondita la grupo CEZ.

Ekde tiam ĝi rapidege kreskis kaj nun troviĝas inter la plej grandaj energikompanioj de Eŭropo. Ĝi ekspansiis ne nur geografie (kun filioj en multaj landoj de centra Eŭropo), sed ankaŭ laŭ sektoroj (al elektro aldoniĝis telekomunikado, minado k.a.).

La ĉeĥa ŝtato posedas preskaŭ 70 % de la akcioj. La ceteraj estas kvotitaj en la borsoj de Prago kaj Varsovio.

(Laŭ la kompania retpaĝo www.cez.cz)

RR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aperis hejtoleo-ŝtelantoj

En Hokkajdo, la plej norda insulo en la japana insularo, estas tre malvarme dum vintro. Oni konsumas multe da hejtoleo por hejtado kaj akvovarmigo. En februaro la hokkajda gubernia polico dissendis la jenan averto-retmesaĝon:

En la lasta januaro disvastiĝis ŝtelado de hejtoleo tra la tuta Hokkajdo. Okaze de ĉirkaŭ 70 % de la damaĝkazoj ŝtelantoj elprenis hejtoleon el la eksterdoma hejtoleujo-konservujo. Por eviti tian ŝteladon vi uzu ŝtopilon kun ŝlosilo, surmetu kovrilon sur tubon de la ujo kontraŭ tranĉado k.a. Se vi tenas hejtoleon en porteblaj plastaj ujoj, vi enŝlosu ilin sekure.

Sekvo de dudekjara krizo

Jam de ĉirkaŭ 20 jaroj Japanio daŭre suferas pro depresio deveninta de la altiĝo de la eno. La alta kurzo de la eno malfavoras eksportajn industriojn. Samtempe, en la enlanda merkato deflacio kreskas pli kaj pli. Ĉar la salajroj de la laboristoj malaltiĝis, popolanoj emis malmulte aĉeti.

La nova registaro, kiu naskiĝis en decembro de 2012, komencis novan financan politikon, kiu celas inflacion kaj malaltiĝon de la eno. Danke al tiu ĉi politiko, la kurzo de la eno efektive malaltiĝis1 kaj eksportaj industrioj regajnis spiron. Precipe la aŭtomobila industrio senklopode profitas.

Tamen, por industrioj, kiuj dependas de importo, tiu ĉi situacio estas neeltenebla. La prezoj de petrolo, ercoj, raraj metaloj ktp. altiĝis multe. Sekve, tiu ĉi politiko serioze influis la vivon de la popolanoj. La prezoj de benzino kaj hejtoleo altiĝis kaj tio rekte batis la hejm-mastruman buĝeton.

De 60 ĝis 100 enoj por litro da oleo

En la vintra Hokkajdo oni ĉiam unue zorgas pro la prezo de hejtoleo, nur due pro tiu de manĝaĵo. Ekzemple, en mia hejmo almenaŭ 200 litroj da hejtoleo necesas por unu monato. Antaŭe la hejtoleo kostis 60-70 enojn por unu litro. Tiutempe mi pagis 14 000 enojn (tiam 140 eŭrojn) monate. Tamen, en la lastaj tagoj la prezo superas 100 enojn. Nun mi devas pagi pli ol 20 000 enojn (ĉirkaŭ 160 eŭrojn). Tiu ĉi pago nepre necesa superas 10 % de la tuta monata elspezo de mia hejmo.

Verŝajne pro tio aperis multaj hejtoleo-ŝtelantoj. Eble aĉaj homoj grupe ŝtelas kaj transvendas hejtoleon por sia profito.

Senelira registara politiko

La japana registaro havas memfidon pri sia financa politiko: celi inflacion kaj malaltiĝon de la eno. Tamen, se altiĝos nur la prezoj sed ne la salajroj de la laboristoj, homoj ne volos aĉeti, do ŝrumpos la ekonomio, kontraŭe al la antaŭsupozo de la registaro. Kiel eblas altigi la salajron de la laboristoj, ne estas klare. Oni timas plie suferi pro tiu nova politiko. Tial kelkaj ekonomiistoj avertas, ke nun unue necesas politiko por altigi la salajrojn.

KAWAI Yuka
1. En novembro 2012 1 eŭro = 100 enoj, en februaro 2013 1 eŭro = 126 enoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protektu la infanojn!

Ĉirkaŭ 60 % de la albana loĝantaro uzas regule Interreton. Plejparte temas pri homoj malpli ol 24-jaraĝaj.

Interreto tre utilas. Tamen gejunuloj povas ricevi informojn malutilajn kaj danĝerajn. Pro tio oni aranĝis tut-albanan konferencon por protekti infanojn kontraŭ riskoj de la reto kaj disponigi al ili sekuran servon.

Pornografiaĵoj

Projekto subtenata de Eŭropa Unio celas instrui, ekzemple, ke longaj horoj antaŭ la komputilo povas signifi, ke infanoj kreskas en mondo disigita de la realo. Krome, ke ili elmetatas al filmoj neleĝaj kaj al pornografiaĵoj.

Oni nun petas, ke familioj, sociaj organizaĵoj, edukaj instancoj kaj retservoj kunlaboru, por ke infanoj rete ricevu nur kontrolitajn kaj sanajn informojn. Krome, ke la tempo antaŭ la ekrano estu limigita.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aera kuriero

Sukceson rikoltis pollandaj kolombobredistoj ĉe la 33a internacia olimpiado de kurierkolomboj. La olimpiado okazis ĉi-januare en la slovaka urbo Nitra (ĉ. 100 km norde de la ĉefurbo Bratislavo).

La poloj gajnis kvin medalojn en ok sportkategorioj, kaj partoprenis 32 ŝtatfederacioj. La internacia federacio de bredistoj de kurierkolomboj, kun membroj en 56 landoj, okazigas internacian olimpiadon ĉiun jaron. La venonta okazos en Hungario.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ponto al premio

La unuan premion en pentrado-konkurso gajnis la juna albana studanto Adi Totaj el la urbo Berat. Li pentris bildon pri la otomanperioda ponto en sia 2400-jara urbo, heredaĵo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), kiu lanĉis la konkurson.

Partoprenis la konkurson 1458 gejunuloj, inter la aĝoj de 13 kaj 15 jaroj, el 80 lernejoj kaj 26 urboj en 19 landoj. La albana sukcesinto diris, ke li volas studi arkitekturon. Tial li aliĝis al mezlernejo, kie oni studas krom la albana ankaŭ la anglan, turkan kaj araban lingvojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La mistero de la mankanta medicinisto

Ĉu kuracisto povas senspure malaperi meze de granda urbo kiel Vieno, kie loĝas pli ol unu miliono da homoj? Tio okazis la 28an de decembro 2012. Jen la kronologio:

7h ĝis 11h30: La kuracisto Matthäus Wegmann [mateus vegman] laboras en la hospitalo Rudolfinerhaus en la 19a distrikto de Vieno.

12h ĝis 14h: Tagmanĝo kun la edzino en la 2a distrikto.

14h30: Li telefonas en la unua distrikto. Poste mallonga vizito en Rudolfinerhaus. Li adiaŭas kaj komencas 14-tagan ferion.

16h42: Li telefonas apud la metrohaltejo Heiligenstadt [hajligenŝtat].

18h: Li serĉas iun sur kajo de tiu haltejo.

19h30: En la operejo, loko rezervita por li restas neokupita.

La edzino ne maltrankviliĝas, ĉar la 41-jaraĝa kuracisto ofte devas nokte deĵori en la malsanulejo. Tamen la sekvan tagon Wegmann aperas nek en la hejmo, nek en la hospitalo. Oni ne sukcesas kontakti lin telefone.

Li planis flugi al Novjorko por festi la jarfinon, sed tie li ne alvenas. Ankaŭ en liaj du kuracistaj praktikejoj en Vieno kaj Hainburg [hajnburg] neniu vidas lin. Li senspure malaperis.

Restas nur demandoj. Ĉu li tro laboris kaj volis ĉion forĵeti? Tion li foje aludis. Ĉu li havis akcidenton, kiun neniu rimarkis? Preskaŭ neeble en dense loĝata regiono. Ĉu iu paciento lia, kiu ne ricevis ĝustan kuracadon, atakis lin?

Ĉu nun li vivas kaŝe en alia lando? Kial li ne havis kreditkarton kaj ofte portis multe da mono ĉe si? Eble li mortigis sin. Daŭras policaj enketoj kaj esploroj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Laŭdo de moderna superhomo

En siaj verkoj, la germana filozofo Nietzsche predikis la kulton de iu forta persono, la tiel nomata „superhomo”, al kiu estas permesite elstari super aliaj, ordinaraj homoj kaj eĉ ignori la diversajn moralajn leĝojn. Pri tia forta persono skribis ankaŭ alia fama filozofo, kies nomo estis Schopenhauer. Sed laŭ mia humila opinio, tiuj superhomoj estas tute neglektindaj kompare kun la grandeco de la nuntempa sciencisto Stephen Hawking.

Okulvitroj

Fotojn de tiu lasta oni povas facile renkonti en multaj libroj, artikoloj kaj, kompreneble, ankaŭ en Interreto. Antaŭ ni, kvazaŭ alfiksita al komputile movebla seĝo (kaleŝo), aperas kurbiĝinta paralizita viro, kun suferanta rigardo eliranta el liaj saĝaj okuloj. Ili estas ĉirkaŭitaj de liaj grandaj, tute rekoneblaj okulvitroj. Tia ĉi estas mallonge la eminenta profesoro Stephen Hawking, kiu pro grava malsano povas komunikiĝi kun aliaj homoj, kun la ekstera mondo, nur helpe de speciale komputila parolsintezilo. Spite al tio, profesoro Hawking estas tiel vigla kaj energia dum siaj disputoj, ke ni eĉ forgesas, ke li estas ega invalido: ĉiu lia aserto estas fonto de scio por multe da homoj.

Supersimetrio

Profesoro Hawking naskiĝis la 8an de januaro 1942, do antaŭ 71 jaroj. Jam pli ol 30 jarojn li estas paralizita pro grava nerva malsano, nomata amiotrofa lateralsklerozo, mallonge ALS. Oni fojfoje parolas ankaŭ pri Lou-Gehrig-malsano aŭ Charcot-malsano. Kvankam jam paralizita, li longe estis la okupanto de la katedro de matematiko en la universitato de Cambridge, kiu pasintece apartenis al la elstara Newton. Stephen Hawking povas esti nomata lia digna scienca posteulo.

Tute ne emas li cedi al la malsano: li daŭre kredas, proponas novajn ideojn kaj hipotezojn enkadre de kosmologio kaj fiziko. Liaj bazaj teoriaj atingoj estas ligitaj kun la tiel nomata teorio de kordoj kaj lastatempe ankaŭ kun tiu de supersimetrio. Li aktive partoprenas, kune kun aliaj esploristoj, la naskon de la teorio de grandega unuiĝo (la teorio de ĉio), kiu provas unuigi ĉiujn fortojn ekzistantajn en la naturo, inkluzive de gravito. Pri tio iam revis Einstein mem.

Sed la plej granda teoria atingo de Stephen Hawking koncernas la tiel nomatajn nigrajn truojn. Li argumentas, ke nigraj truoj kapablas ne nur forgluti, entiri internen, la ĉirkaŭan materion, sed male ĝin eĉ elradii. „La nigraj truoj ne estas tiel nigraj!”, li nin informas. Li publikigis multe da originalaj libroj, kaj sciencaj kaj sciencopopularigaj, dediĉitaj al kosmologio kaj fiziko. Li estas rigardebla majstro de popularigado, ĉar liaj libroj estas alireblaj praktike por ĉiuj homoj mezume kleraj. Ili alportas modernajn sciojn en agrabla maniero en multaj sferoj de la scienco.

Rimarkinda libro

Mi, la artikolanto, tralegis preskaŭ ĉiujn sciencopopularigajn librojn de Stephen Hawking, kiuj estis tradukitaj al la rusa lingvo. Kontentige, sufiĉe bone, mi komprenis ilian enhavon (kvankam mi ne estas fizikisto aŭ matematikisto, sed kuracisto kaj epidemiologo). El tiuj, por mi la plej ŝatinda estas Mallonga historio de la tempo. Mi ellegis tiun libron kvinfoje ne pro tio, ke mi ne komprenis ĝin post la unua legado, sed pro la simpla plezuro tion fari. Mi opinias, ke ĉiuj kleraj homoj, kaj precipe la esperantistoj, devus tralegi tiun vere rimarkindan libron. La vivo de tiaj homoj, kia Stephen Hawking, atestas pri la neelĉerpeblo de la homaj kapabloj.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Albanstila divorco

La bulgara reĝisorino Adela Peeva produktis 66-minutan dokumentan filmon pri „albanstila” divorco (Divorce Albanian Style, www.youtube.com/watch?v=O7E7V5sdqy8). Ŝi jam iĝis konata pro alia filmo Kies estas ĉi tiu kanto?

La nuna filmo temas pri la devigaj divorcoj dramaj de familioj kun fremdaj edzinoj, precipe rusinoj, bulgarinoj, polinoj kaj aliaj el la iama socialisma tendaro.

Miksaj familioj

Tiu fenomeno plej draste kaj terure karakterizis Albanion. En la dokumenta filmo oni prezentas la historiojn de nur tri tiaj miksaj familioj, sed vere tio okazis al kelkdekoj. Post la jaro 1961, kiam la diplomatiaj rilatoj de la lando kun Sovetio interrompiĝis, oni postulis de albanaj edzoj divorci disde sia edzino. Kelkaj el ĉi tiuj lastaj forlasis Albanion, kelkfoje kun siaj gefiloj, dum la ceteraj, kiuj decidis pluvivi enlande, travivis longan suferegon, en plej malbona okazo ili estis enprizonigitaj (ĝis la jaro 1987) akuzite kiel spioninoj, estis internigitaj aŭ traktataj suspekteme kaj diskriminacie.

Inĝeniero Vasil el la urbo Korçë pasigis 18 jarojn en la plej fifama prizono en Spaç, dum lia edzino pola mistraktite per drogoj, tute mense detruita dum pli ol du jaroj en la prizono, sukcesis reveni Pollandon danke al la persista interveno fare de la pola registaro. Rusa edzino spertis naŭ jarojn en la prizono, dum la edzo reedziĝis kaj ne permesis al la du gefiloj komunikiĝi kun la patrino. La tria paro trafis en prizonon duope por multaj jaroj kaj post 1991 revizitis ĝin kun profunda tristo.

Sen pardono

Dume, intervjuate de filmistoj, la eksaj komunismaj prokuroroj apenaŭ petis pardonon pro siaj maljustaj kondamnoj al tiuj senkulpaj homoj.

La filmo estas spektigita jam en pluraj landoj eŭropaj kaj amerikaj, gajnis premion en Rusio kaj estis nomumita por la Eŭropa Filmpremio. La dialogoj estas en la albana, pola kaj rusa kun subtekstoj en la angla.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malio kaj la granda mutulo

„Hodiaŭ mi sendube travivas la plej gravan tagon en mia politika vivo”, deklaris la 2an de februaro 2013 la respublika prezidanto de Francio, François Hollande, vizitante Bamakon, la ĉefurbon de Malio.

La loĝantaro de Bamako festis lin kiel heroon, ĉar la franca armeo baris la vojon al ĝihadistaj gerilanoj, kiuj okupis la nordan duonon de la lando. Tie ili trudis islaman leĝaron, detruante antikvajn monumentojn kaj arkivojn, malpermesante muzikon, fortranĉante manojn de ŝtelistoj kaj bastonante geamantojn.

Malgraŭ deklaracio de oktobro 2012, ke neniu franca trupo intervenos en Malio, Hollande ja intervenis por protekti la 4000 tie loĝantajn francojn kaj por defendi demokration kontraŭ la islama terorismo. Tamen esplorindas la demokrataj rimedoj uzitaj por defendi ĝuste demokration en Malio.

Gazetoj

La 9an de januaro la provizora prezidanto de Malio, Dioncounda Traoré, leteris al la franca prezidanto por peti intervenon. La letero celis pravigi la intervenon. Tamen du francaj gazetoj malkaŝis, ke estas Parizo mem, kiu postulis tiun oficialan alvokon kaj preparis ĝian enhavon.

Francio krome aludis la artikolon 51 de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kiu mencias la legitiman rajton individue aŭ kolektive sin defendi. Sed la artikolo ne taŭgas rilate Malion, ĉar ĝi validas nur okaze de agreso de unu ŝtato kontraŭ alia.

Ekzistas rezolucio de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (n-ro 2085 de la 20a de decembro 2012), kiu rajtigas internacian operacon por subteni Malion. Tamen ĝi postulas, ke tiu operaco estu direktata de afrikaj instancoj.

Voĉdono

Hollande intervenis sen antaŭa voĉdono de la parlamento. Poste la deputitoj kontentiĝis per formala debato la 16an de januaro kaj preskaŭ unuanime aprobis la intervenon de la franca armeo. Nur kelkaj voĉoj ĝenis la harmonion, inkluzive de tiuj de la respublika eksprezidanto Valéry Giscard d'Estaing kaj la eksĉefministro Dominique de Villepin (kiu siatempe rifuzis francan kunlaboron dum la dua milito de Usono en Irako).

Ĉiuj parlamentaj partioj opinias la militon en Malio laŭleĝa, eĉ se ili timas sekvojn similajn al la sensolvaj, multekostaj kaj longtempaj intervenoj en Afganio. Surstrate okazis neniu kontraŭa manifestacio. La popolo mutas, subtenante siajn prezidanton kaj armeon.

Ankaŭ la gazetaro senproteste submetiĝas al „la granda mutulo”, ofta kromnomo de la franca armeo. Ĵurnalistoj ne rajtas akompani la trupojn dum bataloj kaj do povas raporti nur tion, kion la armeo mem deklaras.

Krimoj

Francoj certe ŝokiĝus, se intervenus afrikaj trupoj por sekurigi Korsikon, mediteranean insulon, kie sinsekvaj francaj registaroj malsukcesis venki mafion kaj malaperigi tro oftajn krimojn kaj atencojn. Tamen ili ne rimarkas strangaĵon en la fakto, ke Francio estas la ĝendarmo de la franclingva kaj malproksima Afriko.

Ĝiaj soldatoj havas kazernojn en Senegalo, Ebur-Bordo, Gabono, Ĉado, Centr-Afriko kaj Ĝibutio. La franca armeo batalis minimume 30 fojojn en Afriko post 1960. Dum la dek lastaj jaroj, ĝi oficiale intervenis en 2003 en Demokratia Respubliko Kongo; en Ebur-Bordo en 2002, 2004, 2011; en Centr-Afriko en 2006, 2007 kaj 2012; en Ĉado en 2006; en Libio en 2011; kaj en Somalio en 2013 (malsukcesa provo liberigi ostaĝon).

De Tunizio ĝis Kongo 175 000 francoj instruas, kuracas, laboras, komercas, estras uzinojn, riĉiĝas kaj havas grandan influon. Granda parto de ili preferas kunlabori kun afrikaj registaroj maldemokratiaj kaj koruptaj, sed fidelaj al la afrika politiko de Francio, kiun oni kutime nomas „Francafrik'” Cetere frik estas franca slangaĵo por mono: do mono por Francio.

Preteksto

Tamen ofte okazas kontraŭfrancaj manifestacioj, ribeloj kaj revolucioj en Afriko, kiuj minacas la trankvilon de tiuj francoj. Nun ekzistas pluraj ostaĝoj, kies vivo estas minacata pro la milito en Malio. Tiuj ĝenerale perfortaj eventoj prezentas pretekston al Francio milite interveni kaj influi lokajn politikistojn, por ke la sistemo ne ŝanĝiĝu.

Hollande asertis, ke la franca interveno en Malio estas portempa. Li deziras, ke afrikaj trupoj el Misma (internacia misio por helpi Malion flanke de Ĉado, Togolando, Benino, Senegalo, Niĝero, Gvineo, Burkino, Niĝerio kaj Ganao, entute 3600 homoj) iom post iom anstataŭu la francajn trupojn. Li forte kritikas la „francafrikan” politikon, kiel faris ankaŭ la antaŭaj prezidantoj Sarkozy, Chirac, Mitterrand kaj Giscard d’Estaing.

Oni volus lin kredi malgraŭ la fakto, ke francaj firmaoj grandskale ekspluatas nafton, arbarojn, minejojn kaj uranion, kiuj ludas gravan rolon en la franca ekonomio.

Malstabileco

Pro tio, Francio rekte intervenas en la afrikajn politikojn kaj vole-nevole kontribuas al malstabileco en tiu granda kaj riĉega kontinento. Pro sia konstanta interveno, ĝi parte respondecas pri la naskiĝo de terorismaj kaj ekstremreligiaj movadoj. Notindas, ke ĝi ne proponis en Malio alian solvon ol milite interveni por forpuŝi la ĝihadistajn gerilanojn de Malio.

Deklaris Hollande: „Francio restados en Malio, ĝis la terorismo estos venkita”. Tia restado povas daŭri longe kaj engluti Francion en komplikan situacion. Malio estas komplete senstruktura kun registaro sen legitimeco. La lando estas malriĉa kun forta kontraŭfranca sento, kiu esprimiĝis plurfoje dum manifestacioj en 2012. Krome la malia armeo estas nekompetenta.

Dum sia prezidanteca kampanjo la kandidato Hollande promesis: „Kiel prezidanto, mi ne estos komerca reklamisto de Dassault” (firmao, kiu konstruas milit-aviadilojn).

Anaso

Tamen la satira kaj fidinda ĉiusemajna gazeto Le Canard Enchaîné (La anaso katenita) raportis konversacion de Hollande en januaro kun francaj militistoj, kiam evidentis, ke la interveno en Malio prezentas belan okazon por elmontri la kvalitojn de la produktaĵoj de Dassault. Do la mision en Malio oni povas duoble interpreti: surterena kaj komerca.

Per konduto tia eksterlanda, la prezidanto deziras sin distingi de sia ĉefministro, kiu baraktas por konkretigi la kampanjajn promesojn sociajn kaj ekonomiajn de la kandidato François Hollande. Jes ja, milito enhavas utilajn flankojn por sukcese prezidi landon. Sed kiagrade kaj ĝis kiam?

Yves NICOLAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Nicolas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nacia, ne internacia

En la artikolo Amara kromgusto (MONATO 2013/03, p. 5) Paŭl Peeraerts skribas: „Sed kiam finfine venos tago por funebri pri la milionoj, kiuj pereis en Rusio inter 1929 kaj 1939?” Tiu tago en Rusio delonge ekzistas: neoficiale ekde 1974 (kiam ĝin proponis la disidentoj), kaj tute oficiale ekde 1991, kiam ĝi estis enkondukita per speciala dekreto, kaj nomiĝas „Tago de memoro de la viktimoj de politikaj reprezalioj”. Ĝin oni celebras la 30an de oktobro. La funebra memortago tamen estas nacia, ne internacia. Similaj memortagoj, en aliaj datoj, ekzistas en kelkaj pliaj postsovetiaj landoj kiel Kazaĥio kaj Ukrainio.

Nikolao GUDSKOV
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trompintoj trompataj

Kiom da falsaj doktoroj, magistroj kaj inĝenieroj laboras senĝene en gvidaj pozicioj? Kiom verkis sian disertacion aŭ diplomlaboron, komputile kopiinte kaj enmetante? Kiom atingis altan postenon, fie trompinte universitaton?

La nombro estas nekonata. Sed hodiaŭ facile eblas per reto kaj serĉmaŝino malkovri la kopiitajn alineojn. Krome ekzistas speciala programaro por malkaŝi plagiaton.

La plagiato-problemo ekzistas ankaŭ en Aŭstrio. Ĉiuj gelernantoj rajtas nun por la antaŭuniversitata ekzameno, la tiel nomata Abitur, verki „antaŭsciencan faklaboron”, akompanate de instruisto, pri libere elektebla temo.

Malkaŝi

Sed neniu gimnazia instruisto povus legi ĉiujn librojn tiutemajn. Tie nun Guglo helpas malkaŝi la fi-kopiojn. Plagiato signifas noto kvin, do „nesufiĉe”. En tiu okazo la lernanto devas finekzameniĝi en alia fako.

Suspektita estas la „scienca” laboro de la aŭstro Johannes Hahn [han], iama ministro kaj nun komisionano pri regiona politiko de Eŭropa Unio. Laŭ advokato de Hahn, sendependa agentejo trakribris la disertacion kaj konstatis, ke ne temas pri plagiato, kvankam la verko enhavas multe da kopiitaj alineoj, sen font-indikoj.

La germana ministrino pri scienco kaj esplorado, Annette Schavan [ŝavan], en simila okazo havis malpli da bonŝanco: Ŝi devis demisii.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tra densa mallumo ...

Ekde la 7a de januaro nebula vetero longtempe regis en la meza kaj orienta Ĉinio. La atmosfero super Pekino kaj ĝiaj ĉirkaŭaj urboj de Hebei-provinco estis grave poluita dum pli ol ses tagoj. La 13an de januaro Pekino unuafoje publikigis flavan averton pri nebula vetero.

Laŭ la analizo de la Mediprotekta Kontrol-Centro de Pekino, la gravan aeropoluon kaŭzis pluraj faktoroj el tri flankoj. Unue, pliigo de poluaĵa ellaso, ekzemple hejtado per karbo, emisiado de aŭtoj, industria poluo kaj polvo; due, daŭrigis la poluon malfacila disvastiĝo pro senventa vetero kaj malsekeco; trie, la regiono norde de Pekino plifortigis la poluon kaj la vintra hejtado seriozigis la poluon en Pekino.

Petardo

La pekina magistrato alvokis siajn loĝantojn redukti aŭ forlasi la bruligon de petardoj dum la ferioj de la Printempa Festo. Bruligi petardojn estas miljara ĉina tradicio kun la espero forpeli diablojn aŭ monstrojn en la antikveco kaj havigi al si nunan feliĉan cirkonstancon.

Oni respektis la alvokon de la magistrato. Donitaĵoj montris, ke matene de la unua tago de la unua monato de la Serpenta Jaro en Pekino oni forbalais 1586 tunojn da restaĵoj de la petardo-bruligo, je 9 % aŭ 156 tunoj malpli ol en la sama periodo de la lasta jaro.

Kvalito

Krome, oni decidos altigi la kvaliton de benzino. En la ĉefaj urboj oni povas akiri bonkvalitan benzinon en benzino-stacioj, tamen en la ĉirkaŭaj urbetoj la benzino-kvalito ne estas tiel kontentiga. Pro tio la magistrato altigos la benzino-prezon por prilabori bonkvalitan benzinon.

Por redukti la aeropoluon la pekina magistrato ankaŭ efektivigis ekde la 1a de februaro la normon de aŭtoemisiado, similan al la plej strikta en Eŭropo.

En la nuna jaro pli ol 200 plej poluemaj entreprenoj en Pekino estos fermitaj. Krome oni ĉesigos la uzon de ekipaĵoj, maŝinoj kaj teknikoj, kiuj povas kaŭzi gravan poluon.

Iuj asertis, ke la plej efika rimedo por rapide redoni al tiuj lokoj bonan veteron estas senhalta ventego, tamen tio ne estas efektivigebla per homa kapablo.

Laŭ Li Peilan, fakulino pri spirado kaj direktoro de akceptejo por urĝaj malsanoj en la pekina hospitalo Boai: „Lastatempe ni ĉiutage akceptas spirad-malsanulojn trioble pli multe ol antaŭe”. Krome grandan debiton havis gasmaskoj, aeropurigiloj kaj kontraŭtusaj lozanĝoj.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pirataj rajtoj

„Piratoj” estas internacia politika movado ankaŭ en Aŭstrio. Nun piratemaj studentoj fondis memstaran asocion por kundecidi sur universitata nivelo. En februaro ili okazigis gazetaran konferencon en kafejo malantaŭ la viena universitato.

Jen iliaj ĉefaj postuloj: neniuj studkotizoj; prelegoj ne nur en la universitato sed ankaŭ rete pere de privata komputilo, por tio senkosta programaro; pli da rekta, baza demokratio.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Birdoj kriantaj kaj kantantaj

„Agogrupo Kriantaj Birdoj” nomiĝas la organizantoj de manifestacio kontraŭ planataj har-kontroloj de supozataj drogkonsumantoj. En februaro protestantoj simbole deponis specimenojn de siaj urino kaj haroj – fakte de pomsuko kaj bros-haroj – antaŭ la ministrejo pri internaj aferoj en Vieno.

Kunlige kantis du kanabo-konsumantoj por provoki la ministrinon, Johanna Mikl-Leitner. Laŭte aplaŭdis la 60 ĉeestantoj post la kanto, sed ne reagis la 20 policanoj.

Ne estas konate, ĉu la ministrino trinkis la pomsukon. Por realigi tiujn kontrolojn necesas ŝanĝi la aŭstran konstitucion.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kie akvo kaj ĉielo najbaras

La Regiona Naturparko Briero situas en suda Bretonio, inter la elfluejoj de la riveroj Vileno kaj Luaro ĉe la Atlantika Oceano. Kreita per ministeria dekreto la 16an de oktobro 1970, ĝi estas unu el la plej malnovaj naturparkoj en Francio. La naturparko Briero ampleksas 49 000 hektarojn. Membroj de la parko estas 18 najbaraj urbetoj.

En Briero, riĉa je marĉoj kaj lagetoj, oni ĝuas rimarkindajn vidaĵojn kaj observas birdojn kaj sovaĝajn kreskaĵojn en eksterordinara rezervejo. La marĉoj prezentas mirigan mozaikon el variaj pejzaĝoj, oceanon el fragmitoj, kie akvo kaj ĉielo najbaras.

Originaleco

Unu el la apartaĵoj de Briero kuŝas en la jura statuso de la marĉo „Torfoprodukta Granda Briero”. Fakte, ĉi tiu estas nedividebla posedaĵo de la loĝantoj en la 18 najbaraj urbetoj. Ne temas pri nova privilegio, ĉar jam en la jaro 1461 tiu posedaĵo estis agnoskita per oficiala dekreto, subskribita de Francisko la 2a, duko de Bretonio.

Ankaŭ nun la brieranoj daŭre ĝuas tiun posedaĵon kaj regas mem la marĉon, kio iel estigas veran ŝtaton en la ŝtato. Tie, eble pli ol aliloke, la loĝantoj scipovas profiti naturajn rimedojn, fiŝkaptante, ĉasante, tegmentante siajn domojn per fragmitaĵoj kaj elfosante nigran torfon, kiu estas delonge uzata kiel unika brulaĵo.

Tamen, iom post iom la vivo ŝanĝiĝas. Spite al sia persista ligiteco al la marĉoj, la brieranoj forlasas Brieron por enoficiĝi en la regiono de Sankta Nazero.

Celoj

Respektante la fundamentajn celojn de francaj regionaj naturparkoj, la briera parko celas protekti kaj plivalorigi sian naturan kaj kulturan heredaĵojn.

La marĉoj kovras duonon de ĝia teritorio. Kvankam la humidaj zonoj ŝrumpas aŭ fatale malaperas en Francio kaj eĉ se la laboro aspektas malfacila, la parko kunlabore kun ĉiuj siaj membroj firme engaĝiĝas protekti la marĉojn de Briero.

La parko intencas konservi la alian apartaĵon de la briera pejzaĝo, nome la fragmit-tegmentitan domon. Krome ĝi devas ankaŭ konigi kaj plivalorigi siajn allogaĵojn per pedagogiaj, turismaj kaj kulturaj agadoj. Temas pri akordigo kaj aranĝo, respektante la ĉirkaŭaĵon kaj vivkvaliton de la loĝantoj. La parko estas do mirinda rimedo en la servo de la tieaj urbetoj kaj asocioj, kun kiuj ĝi regule kunlaboras.

Kiel alproksimiĝi al la miriga vivo de la marĉoj kaj kompreni la strangan kaj unikan pasintecon de Briero?

En la parko estas du nepre vidindaj lokoj: rezervejo de la vilaĝo Roze kaj vilaĝo Kerhinet.

Rezervejo de la vilaĝo Roze

En la rezervejo de la vilaĝo Roze oni malkovras la faŭnon, flaŭron kaj tradiciajn agadojn en la marĉoj. En Roze vizitindas la domo de la kluzisto kaj la besto-parko.

La domo de la kluzisto estas aranĝita por montri kiel proksimaj estas la ekzistantaj ligoj inter akvo kaj brieranoj ĝis nun. Ene oni povas ĝui desegnofilmojn, kiuj prezentas la geologion kaj historion de la marĉoj, ŝiprekonstruon, akvariojn kaj maketojn pri la riĉa subakva mondo. Eblas spekti ankaŭ vidbendon pri la malprofundaj lagetoj kaj fragmitejoj akompane kun birdoj – vera spektaklo de la naturo.

En la besto-parko estas 1,5 km longa pado, apud kiu staras multaj informtabuloj pri la faŭno, la flaŭro kaj la tradiciaj aktivaĵoj. Ĝi kondukas inter lagoj, herbejoj kaj fragmitejoj al esplorado de la sekreta vivo de l' marĉaj vivestaĵoj. Observejoj ebligas spekti (sen ĝeni) la ĉiutagan vivon de birdoj.

Vilaĝo Kerhinet

Situanta meze de kampara pejzaĝo, la vilaĝo Kerhinet estis restaŭrita laŭ la karakterizaĵoj de brieraj arkitekturaĵoj. Ĝi estas por piedirantoj impona turisma haltejo. La vilaĝo estas nepreterirebla en la malkovrado de la briera regiono. En Kerhinet vidindas la muzeo pri fragmitaĵoj kaj la domo de la metiistoj.

En la muzeo pri fragmitaĵoj estas prezentataj la ĉefaj karakterizaĵoj de tradicia loĝado en la 19a jarcento. En fragmitoj kaj fragmit-tegmentitaj domoj videblas iloj, fotoj, maketoj, vidbendo, kiuj estas tipaj por la briera domo.

La domo de la metiistoj estas ekspoziciejo de nuntempaj brieraj ellaboraĵoj. Tiu eksponejo-vendejo arigas tre diversajn artaĵojn el la tipe loka kreiveco.

La situo de la vilaĝo Kerhinet inter maro kaj marĉo ebligas malkovri vastan variecon de pejzaĝoj, kie la homa kaj natura historio intime ligiĝas.

La parko kaj ties skipo proponas ekologiajn staĝojn kaj naturmedian esploradon, organizatajn tutjare. La migrad-ŝatantoj trovos en Kerhinet tipan kaj komfortan haltejon kun vasta kamenhava salono kaj taŭge ekipita kuirejo.

La restado en la Regiona Naturparko Briero, kiel ajn mallongdaŭra ĝi estas, estas ligita kun vizito al la gastejo. Ties dormoĉambroj disponigas al la vizitantoj altkvalitajn dormejojn. Ĝi proponas freŝajn trinkaĵojn, bongustajn manĝaĵojn kaj varmoplenan akcepton.

Jean-Yves SANTERRE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Yves Santerre el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nomenklaturo: ĉu kroma esperanta finvenko?

Forpasis la 10an de marto 2012 doktoro Wim De Smet, flandra zoologo. La morto estis neevitebla sekvo de kronika malsano, kiu dum la lastaj jaroj iom post iom malkonstruis liajn iam grandajn spiritajn fortojn. Kiel fakulo pri maraj mamuloj, dum sia tuta profesia vivo De Smet estis scienca kunlaboranto de gravaj flandraj/belgaj institutoj, kiel la Reĝa Belga Instituto pri Natursciencoj kaj la Antverpena Universitato. Komisiite de la belga ministrejo pri eksterlandaj aferoj, li estis profesoro en fremdaj universitatoj, ekzemple en Ruando, Gabono kaj Surinamo. Krome li estis orda profesoro kaj plenrajta membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino. Post sia emeritiĝo, okazinta en 1994, li plu instruis ĉe AIS-kursoj en Treviro, Bydgoszcz kaj aliloke.

Aŭdaca ideo

Ne malpli ol al siaj oficialaj kaj profesiaj taskoj De Smet private sin dediĉis ankaŭ al la realigo de aŭdaca ideo: ĝisfunda reformado de la (jam 250-jara) taksonomia sistemo. Pli ol iu ajn alia li spertis la malavantaĝojn kaj la difektojn de la ĝenerale uzata kaj agnoskita biologia nomenklaturo. Fervora subtenanto de la internacia lingvo, De Smet ekvidis partan solvon en la uzado de Esperanto anstataŭ la „ŝajn-latino”. Sed tiom da ĉi-rilataj antaŭaj individuaj klopodoj, jam publikigitaj ekzemple en Plena Ilustrita Vortaro, nur pligrandigis la ĥaoson kaj neniom helpis korekti aliajn mankojn de la sistemo mem: temis pri simplaj tradukoj de nomoj.

Rimarkinda ŝparo

Evidente ne eblas per malmultaj frazoj sufiĉe klarigi la fundamentajn ŝanĝojn, kiujn De Smet celis per sia Nova Biologia Nomenklaturo (mallonge: N.B.N.). Por pli bona kompreno necesas legi lian tutan verkon „Analizo de Nova Biologia Nomenklaturo”, eldonitan en 2005. Troveblas resumo de N.B.N. ankaŭ en Vikipedio. Estu tamen dirite, ke De Smet konservis kelkajn bonajn aspektojn de la linea (Karolo Lineo, 1707-1778) klasifikado, kiel ekzemple la dunoman sistemon por specioj kaj la ununoman sistemon por la ceteraj taksonoj.

De Smet ankaŭ konformiĝis al la klasikaj subdividoj de la vegetala kaj animala regnoj, escepte de la taksono „genro”, kiun li forigis. Fakte, helpe de aldona paralela laŭnombra sistemo nenia scienca informo perdiĝas. Forigo de la genronomoj signifas rimarkindan, enorman ŝparon de malpli utilaj terminoj. Surbaze de la nomo de iu specio oni tuj komprenas, pri kiu familio temas. Ne nur la ekonomia simpligo de terminoj estas karakteriza por N.B.N., sed ankaŭ la logiko, la unueco kaj la porinstrua valoro de la sistemo: ili alportas grandajn avantaĝojn kompare kun la klasika nomenklaturo. Ĉe N.B.N. la centra taksono estas la „ordo”. Pli malaltaj taksonoj, t.e. la familioj kaj la specioj, ĉiam enhavas la ŝlosilvorton, kiun oni trovas en la ordo. Aliflanke, por ĉiu specio oni facile derivas ĝiajn pli altajn taksonojn. En ĉiu taksono, ekde la familio, oni trovas centran tipan specion, t.e. la specion plej bone konatan al la ĝenerala publiko. N.B.N. ne nur aplikeblas al la vegetala kaj animala regnoj, sed ankaŭ al ĉiuj vivuloj, inkluzive bakteriojn.

Kompetentaj biologoj

En N.B.N. la nomoj de la taksonoj estas difinitaj ne de unuopa ulo, sed ĉiam de almenaŭ kvar kompetentaj biologoj, surbaze de 57 severaj reguloj. Tial De Smet starigis la Asocion por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo. Tiu asocio inter 1985 kaj 2005 aprobis kaj publikigis ĉirkaŭ 3000 taksonojn, precipe koncerne la animalan regnon.

Tiu sonda provo sufiĉas por faciligi la daŭrigon de la ellaborado de N.B.N.-nomoj. Cetere, ankaŭ en la fama Systema Naturae, aperinta en 1758, nur 4238 bestaj specioj estis priskribitaj. Inter la malavantaĝoj, kiujn N.B.N. povus prezenti, la ĉefa sendube estas, ke ĝiaj adeptoj devas alfronti „goljaton”, t.e. egan nezorgemon flanke de la plimulto de la biologoj, kiuj aŭ neniam serioze konsideris N.B.N.-on, aŭ timas la sarkasmon de kolegoj, eĉ se ili kredas je la supereco de la nova sistemo. Krom ĉio, kiam la kuraĝa davido malsaniĝis kaj forpasis, la asocio malfondiĝis. Ĉu do la fino de la Nova Biologia Nomenklaturo?

Sciencaj rondoj

Feliĉe, profesoro doktoro Herwig Leirs, same zoologo, la dekano de la fakultato de sciencoj de la Antverpena Universitato, almenaŭ agnoskis la valoron de la laboro de doktoro De Smet por la historio de la sciencoj. Krome li konsentis akcepti la arkivon de N.B.N. por konservado en la arkivejo de la Antverpena Universitata Biblioteko. La N.B.N.-arkivoj konsistas el ĉiuj leteroj, raportoj, studmaterialoj, publikaĵoj, administraj kaj sciencaj dokumentoj, kiuj rilatas al la ĉirkaŭ 40-jara ekzisto de N.B.N. Historiistoj pri sciencoj kaj anoj de la esperanta movado sendube trovos ampleksajn materialojn por siaj esploroj.

Tamen biologoj mem ne timu esplori senantaŭjuĝe la valoron de la proponoj de doktoro De Smet. Se tiu valoro estos fine konfirmita en la sciencaj rondoj, povus naskiĝi iun tagon posteulo de De Smet, kapabla daŭrigi lian agadon, antaŭvide al kroma esperanta „finvenko”.

Cyreen KNOCKAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cyreen Knockaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Preĝejo rifuĝejo

La 18an de februaro 1853 tajloro Janos Libenyi [janoŝ líbenji] atence vundis la tiam junan aŭstran imperiestron Francisko Jozefo. Laŭdire Dio savis la monarkon, kaj por danki Maksimiliano, la frato de Francisko Jozefo, kolektis donacojn por konstrui novgotikan preĝejon, tiam iom ekstere de la urba muro de Vieno.

Hodiaŭ tiu katolika Voto-preĝejo estas malofte uzata. Nur kvar diservoj semajne okazas en la renovigenda kirko. Sed nun azilpetantoj daŭre okupas la trinavan monumenton.

Aŭstrio estas unu el la plej riĉaj landoj de la mondo kun maljuniĝanta loĝantaro kaj tial iĝis enmigra lando. El la 8,4 milionoj da loĝantoj 1,5 milionoj havas „migran fonon” aŭ „eksterlandajn radikojn”, kiel oni oficiale diras.

Enmigrintoj

En ĉiu el la naŭ aŭstraj federaciaj landoj estas rifuĝejoj, kie la enmigrintoj atendas, ĝis ili ricevas restadpermeson aŭ devas forlasi la landon. Multaj estas azilpetantoj. Ili venas ĉefe el Serbio, Rusio, Moldavio, Afganio, Turkio, Kartvelio kaj Irako.

Kelkaj devas longe atendi, ĝis ilia kazo estas klarigita. La plej granda rifuĝejo situas en Traiskirchen [trajskirĥen], 35 km sude de Vieno.

Pro malkontenteco pri la senelira stato kelkcent azilpetantoj manifestacie marŝis en novembro 2012 de Traiskirchen al la parko antaŭ la Voto-preĝejo kaj tie fondis tendaron. Kelkaj eniris la preĝejon kaj restis tie.

Tranoktejoj

Ĵurnalistoj ofte priraportis la eventon, kaj do la tiea pastro malpermesis al ĵurnalistoj eniri la preĝejon. Jen la rifuĝintoj malsatstrikas, jen ili manĝas por havigi al si energion. Karitataj organizaĵoj kaj la katolika eklezio prizorgas la manifestaciantojn, kaj kelkaj akceptis loĝi en provizoraj tranoktejoj.

La aŭstra ŝtatprezidanto Heinz Fischer [hajnc fiŝa] sendis leteron al la frostantaj okupantoj kaj promesis helpi kadre de la validaj leĝoj. Tamen tri monatojn poste la problemo ankoraŭ ne estas solvita.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kajtoj de Vejfango

Vejfango, urbo en la orienta provinco Ŝandongo, estas nomata la ĉefurbo de la papermilvoj (alia nomo por kajto en la antikva Ĉinio). En ĝi dum pli ol 2000 jaroj oni ellaboras fajnajn kajtojn. En la pasinteco oni manfaris la kajtojn el bambustangoj kaj kun silkaj veloj, sur kiuj oni pentris diversajn bildojn. Nun jam estas jenaj specoj: kajtoj kun mola velo, malmola velo, kajtoj fadenaj kun drakokapo, kajtoj en tabulformo, kajtoj en sitelformo, kajtoj kun lumilo, kaj aliaj. Krome oni uzas la kajtojn ne nur en konkursoj, sed ankaŭ por ludado, amuziĝo kaj kiel ornamaĵojn hejme.

Birdotimigiloj

Antaŭ pli ol 2000 jaroj kamparanoj en Vejfango komencis fari kajtojn nur por timigi birdojn, kiuj flugis en la kampojn kaj bekis rizerojn. Tiam ankoraŭ ne ekzistis la veraj kajtoj. Oni faris la kajtojn nur el bambustangoj kaj paperveloj kaj poste per nelongaj fadenoj kroĉis ilin sur arbetoj apud la kampoj. Tiel la papermilvoj kvazaŭ flugis, se ventis sur la kampoj.Poste, oni ĉiam pli opiniis, ke la papermilvoj povas esti amuzaj, se oni povas ilin kun pli longaj fadenoj facile flugigi dum pli forta vento.

Hobio

En la pasinteco oni havis multe da libera tempo post la rikoltado. Tiam ne estis Interreto, televido, radio kaj elektro. Do kion fari dum la longa libera tempo? Do oni komencis fari kajtojn por ludi kaj amuziĝi. Tiel jaron post jaro kamparanoj faris ĉiam pli da kajtoj kiel hobion, kaj tio daŭris.

Tiutempe la kajtoj estis nur tre simple farataj. La interesatoj kreis la kajtojn laŭ sia plaĉo kaj kutime lige kun sia artpercepto. Ili libere prezentis siajn ideon kaj deziron. Tiuj kajtoj estis en ekstreme kamparana stilo, ĉar la ellaborintoj estis kamparanoj, kiuj ne havis specialan klerecon pri arto.Tial la ellaboraĵoj estis farataj el simplaj materialoj, ekzemple el bambuo kaj ordinaraj paperoj. Oni deziris nur, ke la kajtoj estu flugipovaj, kaj tio jam sufiĉis.

Profesiuloj

Tamen iom post iom oni komencis evoluigi la formon kaj arton de la kajtoj. Kaj iuj jam povis vendi siajn ellaboraĵojn dum festoj. Poste ĉiam pli da ellaborantoj de kajtoj dividiĝis je du kategorioj: iuj fariĝis profesiuloj, kiuj produktis kajtojn ĉefe por vendi ilin, kaj aliaj ĉiam ankoraŭ plu faris ilin kiel hobion. Tiu situacio daŭras ĝis nun.

Dum pli ol 2000 jaroj la formoj kaj stiloj de kajtoj jam multe ŝanĝiĝis en Vejfango. La kajto-vendistoj jam komencas fabriki la kajtojn, kiuj fakte estas produktataj el tre bonaj materialoj kaj laŭ moderna teknologio. Ili estas delikate ellaborataj kaj en pli brilaj koloroj. Aliflanke, ankoraŭ iuj faras kajtojn nur kiel hobion, sed la formoj kaj materialoj estas pli modernaj. Ofte oni povas vidi kajtojn en la formo de papilio, libelo, milvo, fenikso, granda skolopendro, drako, paraŝuto, kajtojn kun diversaj vizaĝoj el la ĉina opero ktp.

Lumiloj kaj avertiloj

Danke al la moderna tekniko kajtoj jam estas ellaborataj kun lumiloj, tiel ke oni povas flugigi ilin nokte. Ili tre bele ŝvebas en la nokta ĉielo, kaj oni ĝuas ilin. En la antikva Ĉinio la armeoj ofte uzis kajtojn kiel informilojn por transdoni mesaĝojn unu al la alia. Se estis danĝero, la kajto-velo estis farita el ruĝa papero.

Shang XIAO-HAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Shang Xiao-han el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Statistika jarlibro pri monda produktado

La monda industria produktado kreskis je 2,2 % dum 2012, konsiderinde malpli ol la prognozitaj 3,1 %. Ĝia kresko restis malalta pro la daŭra recesio en la industrilandoj kaj ĝia malfavora influo al la evoluo de la novaperintaj ekonomioj. Tiuj kaj aliaj ŝlosilaj donitaĵoj estas rivelataj de la indikiloj pri la nivelo, strukturo kaj kresko de la monda industria produktado, publikigitaj en la Internacia statistika jarlibro de monda produktado 2013, eldonita de UNIDO, la organizaĵo de UN pri industria evoluigo.

La jarlibro havigas internacie kompareblajn donitaĵojn pri la produkta aktivado, kiuj povas esti uzataj por analizi la kreskon kaj ĉi-rilatajn longtempajn tendencojn, strukturajn ŝanĝojn kaj industrian produktivecon en apartaj industrioj. Ĝi disponigas al ekonomikistoj, planistoj, altranguloj kaj traktantoj tutmonde statistikojn pri la kuranta evoluo kaj tendencoj en la industria sektoro.

Daŭras krizo kaj malalta kresko

La industriaj landoj spertas specife malaltan kreskon de la industria aldonvaloro (IAV), kun ioma dinamikeco en norda Ameriko kaj orienta Azio. Ĉi-lastan neŭtraligis la daŭra recesio en Eŭropo. La IAV en la industrilandoj kreskis averaĝe je 0,3 % dum 2012.

Laŭ la jarlibro la monda ekonomia krizo, komenciĝinta en 2009, ne nur akcelas tre multe la redukton de laborlokoj en la produktada sektoro de la industrilandoj, sed ankaŭ malaltigis la laborproduktivecon. La neta industria produktado en la ok plej industriigitaj ekonomioj (G8) reduktiĝis multe pli ol la nombro de laboruloj, spegulante la fakton, ke multaj laborejoj retenis minimuman nombron da laboruloj eĉ en periodoj, kiam malmultis la mendoj.

Evoluantaj kaj novaperintaj ekonomioj ĝenerale havis gravan kreskon de IAV dum 2012 malgraŭ malakcelo de la industria produktado pro la redukto de la postulado ĉe la eksportoj. Tiuj ekonomioj konsistigis laŭtakse 35 % de la monda IAV dum 2012.

En pli longa perspektivo la parto de la industriaj landoj en la monda IAV restos alta, tial la ekonomia progreso signifas, ke pli da landoj eniros la grupon de industriigitaj ekonomioj. La eldono 2013 de la jarlibro inkluzivas reviziitajn landogrupojn, en kiuj novaj partoprenantoj estas Malajzio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kataro.

Kontrasto Afriko-Azio

La jarlibro emfazas la tendencojn pri kresko de IAV en la malplej evoluintaj landoj, kiujn alfrontas malsamaj limigoj rilate la eksteran komercon. Kompare kun la plej malmulte evoluintaj afrikaj landoj, la aziaj havas la avantaĝon de plia proksimeco al la rapide kreskantaj ekonomioj. Tio estas spegulata je la averaĝa IAV-kresko dum la lasta jardeko je 8,7 % jare en la aziaj kompare kun 5,9 % de la afrikaj malplej evoluintaj landoj.

Detalaj landspecifaj negoc-strukturaj statistikoj havigas empirian pruvon pri formulado de la industria politiko kaj pri okazigo de struktura ŝanĝo kaj produktiveco. UNIDO havas industriajn statistikajn datumbazojn pri minado kaj mineral-produktado samkiel pri industrio kaj internacia komerco de industriaj varoj.

La Internacia statistika jarlibro de monda produktado 2013 estas komuna publikaĵo de UNIDO kaj Edward Elgar Publishing Limited. Ĝi estas mendebla en www.elgaronline.com. Kelkaj statistikoj videblas je www.unido.org (ĉefe en la angla lingvo, iom en la franca kaj la hispana).

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fama? Ne, dankon.

Kion signifas „fama”? Laŭ Plena Ilustrita Vortaro, „tre konata de la publiko”. Sekvas zamenhofaj ekzemploj: „mi diras, ke mi vidis la faman Sp.z (rabiston); rabeno, kiu malproksime ĉirkaŭe estis fama pro sia instruitecoz”.

La adjektivo „fama” estas unu el la plej problemaj en iu ajn lingvo. Tial, kiam mi renkontas ĝin en teksto proponata por MONATO, mi senhezite ĝin forstrekas aŭ tutcerte ĝin modifas.

Mi klarigu. En la lastaj semajnoj mi legis pri „la mondfama salminejo Hallstatt”, „la mondfama hospitalo Rudolfinerhaus”, „la fama Lev Trockij”, „la famaj gazetoj Le Nouvel Observateur kaj Le Monde” kaj la „fama templo Haedong Yonggungsa”.

Nu, ofendi la koncernajn aŭtorojn mi ne volas. La redakcio de MONATO dependas de siaj kontribuantoj kaj sincere kaj apreze ilin dankas. Samtempe, tamen, kiel ĉiuj redakcioj, ĝi rezervas la rajton ŝanĝi tekstojn. Kaj „fama” preskaŭ senescepte ŝanĝendas.

Do el la supre menciitaj frazeroj eliris „famaj” kaj „mondfamaj”. Simplas mia regulo: se mi ne prie aŭdis, ĝi ne famas. Se mi ja prie aŭdis, ne necesas ĝin nomi „fama”. Sinteno memcentra, eventuale aroganta, sed rilate famon malfacilas objektivi.

Do, el la kvin supraj ekzemploj, mi aŭdis pri nur du: Trockij kaj la gazetoj. Pri ĉi-lastaj mi estas informita probable nur, ĉar mi studis la francan. Ĉu eĉ relative bone edukita japano aŭ brazilano, ne scipovante la francan, estas aŭdinta pri la t.n. famaj gazetoj? Dubinde. Do ĉu vere ili famas?

Aliflanke, pri la „famaj” minejo, hospitalo kaj templo mi ne aŭdis. Memoru, ke, laŭ PIV, ili estu tre konataj de la publiko. Tamen de mi, ankaŭ membro de la publiko, ili estas neniel konataj. Jen la kerno de la problemo.

Legante pri „famo” al mi ne fama, mi estas devigata alfronti al mia kreteneco, al mia selekte limigita klerigado, al mia truplene formita mondcivitaneco. Kial, diable, mi travivis 63 jarojn, sciante nenion pri tiaj mondfamaĵoj? Mi hontas, sentante min humiligata.

Kiu volas aboni revuon, kiu tiel humiligas siajn legantojn, memorigante pri nescio pri t.n. famaĵoj? Ne mi. Tial en ĵurnalismaj rondoj oni konsilas kontraŭ „famigo” – kaj tiel estu en MONATO.

Pripensu: ĉu inter esperantistoj vi parolus pri „la fama Zamenhof”? Denove dubinde. Zamenhof, almenaŭ inter ni, estas en si mem fama, en la senco, en kiu la menciitaj minejo, hospitalo, templo ne estas. La kreinto de Esperanto ne bezonas tian priskribon.

Ekster Esperantujo, tamen, ĉu Zamenhof famas? Demandu al viaj najbaroj, kolegoj, ĉu ili aŭdis pri li – samtempe pri Hallstatt, Rudolfinerhaus aŭ Haedong Yonggungsa. Ne surpriziĝu, kiam nean respondon vi ricevos. Do ... ĉu famaj? Ĉu, laŭ PIV, tre konataj de la publiko?

Ĉu do entute „fama” superfluas? Efektive, ne. Zamenhof, kiel kutime, montras la vojon. En la menciitaj zamenhofaj ekzemploj legeblas „rabeno, kiu malproksime ĉirkaŭe estis fama pro sia instruiteco”. Notu, ke temas ne pri rabeno absolute fama en aŭ pro si mem: tiu famas laŭ difinita, kvalifikita kriterio, ĉi-okaze „malproksime ĉirkaŭe” kaj pro „instruiteco”.

Eblus disputi pri la amplekso de „malproksime ĉirkaŭe”, sed almenaŭ rekoneblas limo, kiu helpas difini la famon. Do anstataŭ kruda, absoluta famo, staras reliefigita famo, kiu permesas al leganto mem juĝi, ĉu temas ja pri famo aŭ, pli grave, pri kia. Nepras, do, ĉiam kuntekstigi la „fama”.

Analoge, kaj por reveni al miaj proponitaĵoj por MONATO, pli akcepteblus eventuale „salminejo fama inter salproduktistoj”, „hospitalo fama pro pioniraj kuracoj”, „templo fama inter adeptoj de tiu aŭ alia religio”.

Aŭ provu anstataŭ „fama” la malpli absolutan „konata”. Malpli ĝenas „hospitalo konata pro pioniraj kuracoj”, ĉar, ne estante kuracisto, mi ne hontas, ke pri medicinaj aferoj mi ne estas informita.

Tiel eblas gradigi la famon, kio samtempe evitigas, ke oni sentu sin pajlokapulo pro mizera nescio pri supozataj famaĵoj.

Do bonvole ... se vi sentas bezonon surpaperigi „fama”, haltu kaj pripensu. Evitante ĝin aŭ uzante ĝin nur kvalifikita, vi kontribuos sendube al via famo kiel esperantlingva, aŭ ajnlingva, verkisto.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De fago al fago

Antaŭ 300 jaroj, la 17an de marto 1713, estis ekzekutita Juraj Jánošík [jánoŝik]. Laŭ kelkaj, li estis heroo de la slovaka popolo; laŭ aliaj, vilaĝa rabisto simila al la anglo Robin Hood. Kie kuŝas la vero?

Jánošík naskiĝis la 25an de januaro 1688 en la pitoreska slovaka montvilaĝeto Terchová, ne malproksime de la urbo Žilina (ĉ. 200 km norde de la ĉefurbo Bratislavo).

Laŭ historiistoj, Jánošík estis, kiel juna knabo, rekrutigita en kuruca armeo1 dum la ribelo de Ferenc Rákóczi la 2a (1707-1708). Pli poste li estis imperiestra armeano ĝis la jaro 1710, kiam li estis liberigita de sia militservo.

Dolorego

Kiam vilaĝa nobelo mortigis lian patron, pro tio, ke tiu kelkajn tagojn ne servut-laboris, li forkuris kun sia dolorego al la slovakaj montaroj, kie li kuniĝis kun rabistoj kaj fariĝis kapitano de 12-membra rabista grupo.

La grupo de Jánošík, laŭ legendo nomita ankaŭ „knaboj de la montaroj”, prirabis nur riĉulojn, sed neniam simplajn homojn. La rabistoj atakis vojaĝantajn moŝtajn sinjorojn, migrantajn vendistojn ktp, kriegante: „Mil fulmotondrojn – cian animon donu al Dio, kaj la monon al mi!”

Sed ili neniun mortigis. Ili forprenis valoraĵojn kaj varojn, dirante, ke ili venis por venĝi la maljustecon de la riĉaj sinjoroj kontraŭ la malriĉa slovaka popolo.

Bonfaranto

La rabistoj disdonis la rabaĵojn al vilaĝaj malriĉuloj kaj Jánošík iompostiome fariĝis bonfaranto kaj do popola heroo. Laŭ legendo, kiam la rabistoj renkontis malriĉajn virinojn, ili donacis al tiuj tolon, mezurante „de fago al fago”. Monon plenmane ĵetis Jánošík al la malriĉuloj.

Post du jaroj Jánošík estis kaptita en arbara gastejo, kie li sola alfrontis 30 soldatojn. La lukto kruelis, ĉar Jánošík lerte uzis sian hakilbastonon. Sed maljunulino en la gastejo ĵetis sub liajn piedojn pizojn kaj li falis. La soldatoj ĵetis sin sur Jánošíkon, katenligis kaj forkondukis lin al la juĝistaro.

Jánošík estis terure turmentata, ĉar la juĝistoj volis scii, kie li kaŝis la trezorojn, kiujn li forprenis. Sed Jánošík nenion perfidis. Pro tio li estis kondamnita kaj oni pendigis lin per hoko, enpikita sub liajn ripojn, en la nord-slovaka urbeto Liptovský Mikuláš.

Pardono

Antaŭ la ekzekuto oni proponis pardonon, se li fariĝos kapitano en la imperiestra armeo, sed Jánošík rifuzis kaj fiere diris: „Se vi min rostis, do min ja eĉ formanĝu!”

Lia famo flugis de buŝo al buŝo tra generacioj. La nuntempa slovaka, ĉeĥa kaj pola literaturoj multfoje priskribas lian vivon en formo de fabeloj, poemoj, romanoj, teatraĵoj kaj filmoj. En lia naskiĝvilaĝo Terchová troviĝas 7,5 metrojn alta statuo, kreita de la slovaka skulptisto Ján Kulich.

Ankaŭ la ravinoj kaj kanjonoj en la slovaka naturrezervejo Rozsutec portas la nomon Jánošíkové diery (Truoj de Jánošík).

1. kuruco: historia regiona esprimo por liberecbatalanto kontraŭ la Habsburgoj en Hungario en la 15a kaj 16a jarcentoj.
Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kolbaso-fatraso

Pro la tiel nomata ĉevalaĵo-skandalo en Eŭropo, kiam montriĝis, ke ekzemple bovo-produktaĵoj enhavas fojfoje ĉevalviandon, multaj butikumantoj sin turnis al lokaj buĉistoj, kredeble pli fidindaj ol superbazaroj.

Tamen en Aŭstrio evidentas, ke ankaŭ malgrandaj komercistoj trompas. La viandisto Josef Freitag (esperante: Jozefo Vendredo) el Karintio, la plej suda federacia lando, sekrete miksis pli kaj pli da ĉevalviando en porko-bovo-viandon.

Proceso

Komence oni laŭdis la daŭre kreskantan kvaliton de la kolbasoj. Pli kaj pli bone vendiĝis la „karintiaj dom-kolbasoj”. Post 18 monatoj tamen venis la fino: DNA-analizo montris, ke la kolbasoj konsistas centelcente el ĉevalaĵo. Post proceso la viandisto eventuale sidos dum 10 jaroj en karcero.

Ne temas pri la unua viando-skandalo en Aŭstrio. Ofte dum la lastaj jarcentoj oni trovis hormonojn, medikamentojn kaj venenojn en viando. Ĉiam oni postulis pli regulajn kontrolojn de vendotaj nutraĵoj, sed vane. La nevendeblan ĉevalviandon oni donacis al malriĉuloj. La nombro de vegetaranoj kaj veganoj kreskas.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Publika mono por privata koncerto

Marsejlo, en Provenco, suda Francio, estas elektita kiel eŭropa kultura ĉefurbo por la jaro 2013. Tiu titolo estas laŭvice disponigata al eŭropa lando, kiu poste decidas, kiu urbo iĝu la tiujara kultura ĉefurbo.

Marsejlon oni decidis elekti en septembro 2008. La decidantoj opiniis, ke Marsejlo bezonas tiun helpon, kiun povas liveri ĉefurba statuso.

 

En la decido partoprenis ĉiu registara tavolo. La kulturan programon subvencias la franca registaro, la regiona konsilio, la departementa konsilio, la marsejla urba konsilio, aliaj lokaj administracioj kaj privataj subtenantoj.

Spektakloj

Konstruado de novaj muzeoj, renovigo de malnovaj muzeoj, ekspozicioj, spektakloj (danco, cirko, teatro), koncertoj ktp aperis en la programo. Samtempe multaj partoj de la urbo estas renovigataj.

 

Multaj lokaj artistoj proponis partopreni, sed ili renkontis du obstaklojn. La decidantoj preferis decidi per si mem, ne engaĝante lokajn artistojn (aŭ tre malmultajn). Cetere la organizantoj deklaris, ke ili ne havas sufiĉan buĝeton. Multaj interesaj kaj novecigaj projektoj ne sukcesis pro manko de publika subteno.

 

Tamen antaŭ kelkaj monatoj la marsejla urba konsilio opiniis, ke mankas granda somera koncerto por allogi pli da homoj. Do ĝi decidis subteni koncerton de David Guetta, diskludisto konata en Francio kaj muzik-produktanto, kontraŭ la sumo de 400 000 eŭroj.

Biletoj

Krome ĝi decidis senpage disponigi la parkon Borely (la plej granda parko de la urbo) al tiu koncerto. Guetta planas koncerti la 23an de junio, kaj la biletoj kostas inter 44 kaj 60 eŭrojn.

Do la urbo finance helpas privatan eventon de komerca artisto (se oni konsideras Guetta kiel artiston), permesas senpagan uzon de la plej granda parko, dum la koncerto restas multekosta por la publiko kaj granda fonto de profito por la „artisto”.

 

Cetere neniu scias, kiel la parko estos purigita kaj reordigita post la koncerto. Antaŭ kelkaj monatoj, la urba konsilio rifuzis disponigi la parkon al organizantoj de loka elektromuzika festivalo (Aires Libres – Liberaj aeroj), dirante, ke tio difektus la parkon.

Impostpagantoj

Sed al tiuj dekmiloj da homoj, kiuj venos al la koncerto de Guetta, ne gravas: la urbo (per mono de la impostopagantoj) reordigos la parkon.

 

Kompreneble multaj lokuloj protestas kontraŭ tiu ĉi misuzo de publika mono. Dum nur unu semajno, multaj reagis. Petskribo estas lanĉita: post unu semajno, ĝi ricevis jam pli ol 15 000 subskribojn, dum pli ol 28 000 membroj aliĝis al Facebook-grupo (www.facebook.com/groups/368202943287361/) kontraŭ tiu subvencio.

 
Thierry SPANJAARD kaj Esperanto-Marseille

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Spanjaard kaj Esperanto-Marseille el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Admirindaj (ne krist-)naskarboj

Se dum via antaŭnelonga vojaĝo en Italio la lokaj urboj ŝajnis al vi ja riĉaj je arto, sed tro grizaj el natura vidpunkto (kompare kun viaj ŝajne verdegaj patrujoj), vizitu refoje la t.n. italan boton post kelkaj jaroj. Vi vidos grandan diferencon. Kial? Ĉar la 16an de februaro en la itala duoninsulo ekvalidis leĝo, kiu devigas ĉiujn komunumojn kun pli ol 15 000 loĝantoj plialtigi la nombron de plantitaj arboj. Pli precize, ĉiu urbo kaj granda vilaĝo devos planti aldonan arbon post la naskiĝo aŭ la adopto de ĉiu nova infano.

Jara nombrado

Tia ĉi leĝo, verdire, daŭre ekzistis ekde la malproksima 1992, sed ŝajnas, ke multaj italoj neglektis aŭ forgesis ĝin, kio cetere ne malofte okazas en sud-eŭropaj landoj. Nun tamen fariĝas finfine deviga ĝia observado. La regulo celas kontraŭbatali, almenaŭ parte, la iompostioman malaperon de verdaj areoj sur la tuta itala teritorio. Temas lastatempe, laŭ iom timigaj statistikoj, pri perdo de ok kvadrataj metroj en ĉiu sekundo.

La kontroloj pri la efektiva aplikado de la leĝo estos kompetenteco de t.n. Komitato por la Disvolvo de la Publika Verdaĵo (itale: Comitato per lo sviluppo del verde pubblico), laŭcele malfermita ĉe la loka ministrejo pri medio. La komunumoj devos komuniki al la komitato informojn pri la tipo de arbo elektita por ĉiu registrita infano kaj la ekzakta ejo, kie la arbo staras. Oni devos ankaŭ plenumi jaran nombradon de la estantaj arboj. La leĝo enkondukas krome kelkajn regulojn favore al t.n. plurjarmilaj aŭ monumentaj arboj kaj fine rimarkigas la gravecon de la jara arbofesto, solenenda ĉiuloke la 21an de novembro.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu tajperaro?

En la artikolo De la gepatroj lernu! (MONATO 2013/02, p. 14-15) Zlatko Tišljar skribas, ke „Ĉiu infano, lernante la gepatran lingvon, aŭdas tage ĉirkaŭ 10 000 frazojn kaj mem samkvante eldiras.” Mi ne estas profesia instruisto de fremdaj lingvoj, sed la nombro de frazoj ŝajnas al mi tro alta. Laŭ mia opinio temas pri tajperaro; estis aldonita unu nulo pli ol devus esti. Se la aŭtoro skribus 1000 frazojn, tio jam povus esti pli reala, sed ankaŭ tiam mi dubas. Bedaŭrinde, ke la aŭtoro ne indikas la aĝon de la infanoj, kiuj estas kapablaj en tempo de komputiloj eldiri tage 1000 frazojn.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bruligita la flago

Frumarte denove okazis surstrataj konfrontoj inter slavomakedonoj kaj albanomakedonoj en Skopje. Albanoj, kiel rimarkigis la politika analizisto Janusz Bugajski, estas daŭre traktataj en Makedonio kiel duarangaj civitanoj.

Notindas senlaboreco kaj socia diskriminacio, dum la buĝeto, same la reprezentiĝo de albanoj en publikaj institucioj, malproporcie favoras slavomakedonojn. La oficiala politiko de la lando nutras albanofobion, kiu sin montras ekzemple en stadionoj, kiam oni aŭdas, ke „bona albano estas ja mortinta albano”.

Huliganoj

Plurfoje estis bastonitaj albanaj gelernantoj, ekzemple en januaro, kiam huliganoj atakis kvar 16-jarulojn albanajn en Skopje. La preteksto estis la nomumado de nova ministro pri defendado, la albandevena Telat Xhaferri. Tiam oni bruligis ankaŭ la albanan flagon, kaj kelkdeko da homoj estis vunditaj.

Manifestacie reagis albanoj, sed ilin kontraŭstaris anoj de la speciala polico. Protestis same la registaroj de Albanio kaj Kosovo kaj dekoj da albanaj asocioj tra la mondo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gravas agoj, ne paroladoj

En Vieno okazis la 5a Tutmonda Forumo de la Alianco de Civilizoj de Unuiĝintaj Nacioj (UNAOC). Fondita en 2005 sub la patroneco de UN, la alianco estas provo reagi al dividiĝo kaj ekstremismo en la mondo per kunlaboro kaj dialogo – sendepende de naciaj kaj kulturaj limoj.

Ĝi ekestis sekve de la atencoj de la 11a de septembro 2001 kaj la t.n. milito kontraŭ terorismo de Usono. La celo de la alianco estas difini kaj superi la streĉiĝon inter la okcidento kaj la islamaj ŝtatoj.

La ĉiujaraj tutmondaj forumoj estas la plej altrangaj renkontiĝoj de la alianco. Ĝis nun forumoj okazis en Madrido (2008), Istanbulo (2009), Rio de Ĵanejro (2010) kaj Daŭho (2011).

Ministroj kaj diplomatoj

En la viena renkontiĝo partoprenis pli ol 2000 politikaj reprezentantoj de 130 landoj. Inter ili estis la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-mun, la prezidantoj de Aŭstrio kaj Rumanio, la emiro de Kataro, la ĉefministro de Turkio, ministroj, diplomatoj, reprezentantoj de la civila socio, amaskomunikiloj kaj scienco el la tuta mondo.

Sub la ĝenerala temo „Respondeco, diverseco kaj dialogo” oni pridiskutis problemojn rilate al religia libereco, plurismo, gazetara libereco kaj la rolo de amaskomunikiloj, migrado, integriĝo kaj diverseco.

La celo de la viena forumo estis nova strategia direktiĝo de UNAOC. Post kvin jaroj de aktiva agado oni analizis la ĝisnunan laboron kaj metis celojn por la estonteco en la t.n. Viena Deklaro.

Regiona strategio

La alianco enfokusigos sian laboron laŭteme kaj metos novan geografian akcenton. Do estos regiona strategio pri la danuba baseno, nigramara regiono, suda Kaŭkazo kaj centra Azio.

La konferenco lokiĝis en la aŭstra dialoga tradicio. Per dialogo de kulturoj kaj religioj Aŭstrio kontribuas konstante por starigi tutmondan konfidon kaj pacon. Vieno kiel tradicia dialogcentro prezentis idealan lokon por la forumo.

La ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-mun, avertis pri religia milito en Sirio. Li diris, ke la lando estas eksterordinara mozaiko el triboj, lingvoj kaj religioj. Li estas zorgoplena pri religia kaj etna perforto. Krome li esprimis maltrankvilon pri la milito en Malio kaj la konflikto en Proksima Oriento.

Politika solvo

La hispana ministro pri eksteraj aferoj, José Manuel Garcia-Margallo, decide kontraŭis militan solvon de la konflikto en Sirio. Hispanio subtenas politikan solvon per nacia dialogo, kiel proponis la medaciisto de UN pri Sirio Lakhdar Brahimi.

La turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan] alvokis la internacian komunumon al agoj. Ĝis nun en Sirio estas murditaj 60 000 homoj kaj centmiloj fuĝis. „Se ni fermus niajn okulojn antaŭ la evoluoj, tio estus jam eraro de la homaro”, diris Erdoğan.

Li postulis reformon de UN. Du el la kvin vetoo-landoj en la Sekureca Konsilio blokas solvon de la konflikto, kio estas „fundamenta problemo”, laŭ Erdoğan. Rusio kaj Ĉinio voĉdonis kontraŭ pluraj rezolucioj pri Sirio.

Siria opozicio

Direkte al la siria prezidanto Bashar al-Assad deklaris la emiro de Kataro, Ŝejko Hamad bin Khalifa al-Thani: „Estas praktikata genocido en Sirio fare de reĝimo, al kiu mankas legitimeco”. La kritiko malmulte surprizis: la malgranda emirlando kaj Sauda Arabio estas kalkulataj inter la plej grandaj subtenantoj de la siria opozicio.

La turka ĉefministro maltrankvilis ne nur pri la situacio en Sirio. Li konstatis ankaŭ „pliiĝon de rasismo en Eŭropo” same kiel „kalumniadon” al islamanoj. „Islamanoj ne devas esti ofendataj”, plendis Erdoğan. Islamfobio estas krimo kontraŭ humanismo – kiel faŝismo, antisemitismo kaj cionismo.

Pro ĉi-lasta vorto lin kondamnis UN, Israelo kaj Usono. En Vieno oni bedaŭris la eldiron. Parolisto de la aŭstra ministro pri eksteraj aferoj, Michael Spindelegger, diris: „Tiu egaligo estas entute malakceptebla.”

Bona volo

Ok jarojn post la fondo de la Alianco de Civilizoj ne mankas bona volo, sed rezultoj. Jorgé Sampaio, la eksiĝanta ĝenerala sekretario de la alianco, emfazis: „La paroladoj ne estas tiel gravaj, sed la agoj.” Alia manko: dum la islamaj ŝtatoj partoprenis kun altrangaj reprezentantoj, multaj eŭropaj landoj kaj Usono estis reprezentataj de siaj ambasadoroj en Vieno.

Krom politikistoj kaj diplomatoj la alianco proponis ankaŭ forumon, kiun utiligis gejunuloj, reprezentantoj de la civila socio kaj, superaveraĝe por internaciaj konferencoj, virinoj. Al ili la viena aranĝo disponigis dialogon kaj ŝancon meti bazon por estontaj komunaj iniciatoj.

La eksa portugala prezidanto, Jorgé Sampaio, transdonis la gvidon de la alianco al la katara diplomato Nassir Abdulaziz al-Nasser.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mondo eterne militanta

„Bedaŭrinde, la tragedio daŭras kaj daŭros” diras Garvan Makaj (MONATO 2012/12, p. 12). Li ne menciis la ekziston de UN, kiu estis fondita (1945) por la realigo de paca kunvivado kaj kunekzistado de ĉiuj membro-ŝtatoj.

UN havas sian Sekurecan Konsilion, kiu devas realigi pacan kunekziston, sed ĝi ne realigis tion ĝis nun. Tial la homaro kaj UN devas iel plibonigi la agadon de la Konsilio kaj en tio estas reala espero de la homaro.

Pacemaj homoj en la tuta mondo estas en grandega plimulto, tial ni bezonas organize kaj obstine postuli de niaj politikaj reprezentantoj la realigon de paca kunekzisto.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Celebri ilin kune

Mi volas gratuli vin pro la admirinda artikolo de Paŭl Peeraerts Amara kromgusto (MONATO 2013/03, p. 5). Ja, hodiaŭ, multaj gejunuloj opinias, ke ekzistis nur genocido de judoj kaj ciganoj fare de la nazioj. Estas bone memorigi al ili, ke genocidoj abundis en nia mizera mondo, en Ameriko, en Azio, en Afriko, en Eŭropo kaj en Aŭstralio. Celebri ilin kune estus ja plej justa ago. Por ke la homo ne plu estu lupo por la homo.

Ĵak LE PUIL
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ĵak Le Puil el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kafo-klaĉo

Deko da lingvoj lerneblas en „Kafejo de la lingvoj”, kiu funkcias ĉiun merkredon de la 17a ĝis la 20a horo en Vieno. En tri salonoj staras tabloj, ĉiu por unu lingvo.

Dum frumarta vespero aŭdiĝis ekzemple jenaj lingvoj: araba, bosna-kroata-serba, esperanta, franca, germana, greka, hispana, itala, pola, rumana kaj turka. Ĉiu, kiu volas transdoni sian lingvan scion, rajtas malfermi tablon. Eniri neniom kostas.

Kontraŭ modesta prezo aĉeteblas trinkaĵoj kaj etaj manĝaĵoj. Organizas la sesiojn la privata asocio Kontaktepool [kontáktepul]. La adreso de la kafejo: Einsiedlerplatz 5, 1050 Wien. Informoj: kontaktepool@stationwien.com.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plurlingveco plurproblema

Svislando havas 3,5 oficialajn lingvojn. La romanĉa estas nur duone oficiala. La germana estas parolata de 70 % de la loĝantoj, la franca de 20 % kaj la itala de 10 %.

Laŭ la svisa leĝo ĉiu teritorio, ĉu vilaĝo, urbo aŭ regiono, havas oficialan lingvon. Tio signifas, ke tie la registaro alparolas la civitanojn per tiu lingvo. Publikaj lernejoj uzas tiun lingvon, la ŝildoj surstrataj aperas en tiu lingvo. Ne eblas iel eskapi la lokan lingvon. Alvenintoj, ĉiuj novaj loĝantoj lernu ĝin.

Ekzistas nur du lokoj oficiale dulingvaj: la urbo Biel/Bienne (germana/franca) kaj la apuda vilaĝo Evilard/Leubringen (franca/germana).

Kolero

En marto 2013 la urbo Fribourg/Freiburg (franca/germana) aperigis sian novan emblemon. Tio naskis grandan koleron ĉe germanlingvanoj de tiu ĉi teorie franclingva urbo, ĉar legiĝas nur la franca.

Germanlingvanoj asertas, ke tiu regionoteorio estas mezepoka, kaj ke oni adaptiĝu al la nova erao, kie miksiĝas multaj homoj el plej diversaj originoj. La kantono Fribourg/Freiburg estas dulingva, la lingva limo trairas ĝian teritorion, tamen la urbo Fribourg situas en la francparola parto.

En marto la horloĝokompanio Swatch eldonis raporton en la svisgermana dialekto. Tiu provoka faro intencas insisti pri la ideo Swiss made, do farita en Svislando kaj do aŭtenta produktaĵo svisa.

Tamen la oficiala lingvo laŭ la svisa konstitucio estas ne la alemana dialekto, sed la germana, la norma germana. Aliflanke la alemana estas aŭtenta svisa lingvo, la germana ne.

Mireille GROSJEAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Starto al eŭro

La registaro de Litovio, konsciante, ke la estonoj jam ekde du jaroj havas la komunan eŭropan valuton eŭro kaj ke la latvoj deklaris sian pretecon ekcirkuligi ĝin ekde la jaro 2014, finfine decidis, ke ĝi ne volas resti kvazaŭ Balta Cindrulino. La registaro oficiale iniciatis strategion pri cirkuligo de eŭro en Litovio ekde 2015.

Fine de februaro la registaro de Litovio akceptis planon, kiu gvidos la landon al ekuzo de eŭro en 2015. Samtempe la ĉefministro Algirdas Butkevičius deklaris, ke tiucele la registaro ne lanĉos ajnajn artefaritajn rimedojn. La procedon administros strategia komisiono kunordiga kaj laborgrupoj laŭ kompetento. Ili analizos, kiel helpi entreprenojn por prepariĝo al eŭro, kiel protekti konsumantojn kontraŭ eventualaj fiuzoj, kiel dece informi la socion ...

Unu fojon en tri monatoj la komisiono kaj la kunordiga laborgrupo estos informataj kiel Litovio respondas al la kriterioj de konverĝo kaj al tiuj de Maastricht: pri inflacio, buĝeta deficito, ŝtata ŝuldo kaj indicoj pri stabileco de la valuto.

Kontraŭ popola opinio

Enketado de la popolo, organizita en la jaro 2011, tamen montris, ke 49 % de la enketitoj (plejparte 65-74 jaraĝaj personoj) estas kontraŭ eŭro kaj ke ĝin apogas nur 43 %.

La ĉefministro rimarkas, ke neniu plia referendumo estas necesa por decidi ĉu nilitovoj vivu kun eŭro aŭ sen ĝi. „En la traktato pri aliĝo al Eŭropa Unio jam estas notita la devigo pri ekcirkuligo de eŭro. Krome nia nuna valuto lido estas firme ligita kun eŭro, kio signifas, ke fakte Litovio jam nun posedas la komunan eŭropan valuton. Tamen manko de reala eŭro malfavoras la kondiĉojn de eksportado kaj importado”, li diris.

Kiel avantaĝon de eŭroposedo Butkevičius menciis la eblon pri akiro de pruntoj je malpli alta rento. Litovio kun eŭro ankaŭ fariĝos pli alloga loko por eksterlandaj investantoj kaj foriĝos elspezoj pri konvertado de litova mono al eksterlanda valuto. Samtempe la ĉefministro konsentis, ke necesos aktivigi klarigprocezon por la homoj, kiuj ĝis nun malsimpatias eŭron.

Kun optimismo tiun paŝon de la registaro akceptis ankaŭ la prezidanto de Litovio, Dalia Grybauskaite. „La nuna registaro havas ŝancon. La kriza periodo finiĝis kaj la ekonomio de Litovio komencas kreski. Tial la registaro povos iom liberiĝi; ĝi moviĝos kvazaŭ aviadilo laŭvente: foriĝos ajna streĉo kaj devigo de ŝparado. Mi esperas, ke la registaro favore eluzos la kondiĉojn. La jaro 2015 estas bona ŝanco por la eŭrolanĉo, ĉar poste komenciĝos la antaŭelekta periodo kaj fari tion estos ne tiel facile.”

Kriterioj

Nun eŭro funkcias en 17 el la 27 landoj de Eŭropa Unio. Por eniri la eŭrozonon la ŝtato devas plenumi la tiel nomatajn kriteriojn de Maastricht, ligitajn al la deficito de la ŝtataj financoj, inflacio kaj pruntoj. Tio signifas, ke la fiska deficito devas ne superi 3 % de la malneta enlanda produkto (MEP) kaj ke la ŝtata prunto ne povas esti pli granda ol 60 % de MEP. La ĉefa obstaklo por Litovio estas la tro alta inflacio. Ĝi kaŭzis malsukceson en 2007, kiam Litovio unuafoje strebis ekposedi eŭron.

Oni prognozas, ke ĉi-jare la litova MEP kreskos je 3,1 %. Samgranda devus esti la jara inflacio.

Rimantas Šadžius, la ministro pri financoj, certigis, ke Litovio ne alprenos ajnajn artefaritajn disponojn kaj penos limigi la inflacion, kiu minacas la eŭrolanĉon, sen drastaj agadoj.

Litovaj eŭromoneroj

Ĉiu eŭro-lando posedas proprajn monerojn, kies unua flanko estas la sama por ĉiuj landoj kaj la alia tipe landa. Litovio en la jaro 2004 proklamis konkurson pri la kreo de la nacia flanko de la eŭromonero. Ĝin partoprenis 14 artistoj. La komisiono decidis, ke la plej taŭga estas la propono la nacian flankon ornami per la ŝtata simbolo. Tiel opiniis ankaŭ la plimulto de la litovoj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kompromislandestro

Responde al la artikolo de Paul Gubbins pri la brita reĝa familio (Mortas flegistino: kiu kulpas?, MONATO, 2013/02, p. 5), mi deziras diri, ke oni devus agnoski la fakton, ke la plimultego de la popolo en Britio preferas reteni la monarkion. Certe la sistemo ne estas perfekta, tamen la alternativo en multe da demokratiaj respublikoj en la mondo estas ofte – tamen kompreneble ne ĉiam – nekonata prezidanto, kiu agas kiel kompromislandestro kaj estas simple antaŭfiguro, kiun preskaŭ neniu ekster la lando mem konas. Ekzemple en Germanio probable la cetero de la mondo grandparte supozas, ke la kancelierino Angela Merkel estas fakte la prezidantino pro ŝia vasta potenco, kaj povas esti ke multaj homoj neniam aŭdis pri Jochim Gauck, nuntempe prezidanto ekde marto 2012, kiu ludas malpli gravan rolon en la politiko en Germanio.

Mikaelo SIMS
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mikaelo Sims el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel, kiam, kial lerni fremdan lingvon?

La prezidinto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) Stefan MacGill respondas al la artikolo De la gepatroj lernu! de Zlatko Tišljar (MONATO, 2013/02, p. 14).

La aŭtoro prezentas siajn argumentojn, dirante, ke elspezataj estas grandaj monsumoj por instrui fremdajn lingvojn. Tamen por taksi la efikon de agado, inkluzive de edukado, necesas apudmeti la kostojn al la atingoj kaj ligitaj bonoj. Tiel oni ja povus argumenti por la potencialaj pozitivaj kontribuoj de pli vasta uzado de Esperanto.

Evidente, lingvoinstruado ege kostas. Sed movadanoj, levantaj tiujn argumentojn, neglektas alian parton de la ekvacio. Ĉiu kosto donas rezultojn, kreas enspezojn por iuj. Salajroj al lingvoinstruistoj tenas ilin en la ekonomio, dungataj kaj kapablaj vivigi familion. Same pri la administrantoj, purigistoj en iliaj lernejoj. Kaj sukcesaj instruitoj havas multe pli grandan kapablon okupi kvalitajn postenojn, tiel financante sin mem, siajn proksimulojn kaj kontribuante al la nacia bonfarto.

Instruado de la angla

Nepras ankaŭ prikomenti la prijuĝon de la aŭtoro, ke instruado de la angla liveras bonajn nivelojn nur en kvin nord-eŭropaj landoj. Kiel esperantistoj, ni ŝatus kredi tion. La angla sendube estas diable lingvo malfacile plene regebla. Sed, ekzemple, en mia kompanio la plimulto de la dungitoj regas la lingvon je tia nivelo, ke ili konvinke povas partopreni voke kun usonaj kolegoj.

Ili adekvatas kaj en la komputika lingvo, kaj en la lingvo por siaj elektitaj libertempaj agadoj. Mi devas pezkore konstati, ke ili atingis nivelon (jes, per multhora, multdolora/dolara peno), kiun mi ne aŭdas en tipaj E-aranĝoj (kun masakrataj akuzativoj, misaj participoj, maladekvata vort-trezoro, misinfluo de naciaj lingvoj, persista krokodilado ktp).

Diferenco, kiu klarigas tion, estas motivado. La nivelo kaj vastiĝo de la angla ege kreskas en Hungario (kaj multlande) ekde la momento, kiam ĝi iĝis deviga. Mi ne volus diri, ke tio estas universala, sed estas tia tendenco. Denove, kialoj pluras: granda motivado, ampleksa kaj alloga apoga infrastrukturo kaj la fakto, ke instruado de la angla fariĝas ĉiam pli celtrafa, efika kaj moderna – kvalitoj, kiujn grandparte ni ne kapablas atingi en la Esperanto-instruado.

Lingvolernaj kapabloj

La aŭtoro pravas, ke beboj kaj etuloj havas mirindajn lingvolernajn kapablojn – sed tiuj ne konserviĝas tra la tuta vivo. Do, falsas la argumento, ke ĉio solviĝos, se niaj instruprogramoj nur aplikos la hejmajn metodojn. Tiu kompletsorba periodo jam komencas malkreski ekde la aĝo de kvar jaroj. Ĝis dek tri jaroj ĝi estas preskaŭ tute for. Tamen restas vere, ke junuloj havas pliajn lingvolernajn kapablojn ol maljunuloj. Esperanto estas praktike la sola lingvo, kiun homo povas eklerni post la aĝo de sesdek jaroj kaj tamen atingi la nivelon de denaskulo.

La artikolo iel maltrafas la esencon de tiu fruaĝa lingvolernado. Jes, gepatroj prezentas simplajn kantojn. Konsciaj gepatroj ja „adaptas la lingvon al la kapablo de la infano”. Sed multaj ne faras tion. Kaj la infano „tamen” lernas la lingvon. Jen la unikeco de infaneta cerbo. Ĝi kapablas akcepti tute nefiltritan lingvouzon de la gepatroj, de aliaj, kaj de la ĉirkaŭo. Tio similas al la gugla aliro al tradukado: la komputila programo ne bezonas scii la regulojn de la du koncernaj lingvoj; ĝi bezonas nur abundegon da ekzemploj.

Skeleto kaj strukturo

La infaneta cerbeto bezonas abundan, intensan kaj varian bombardon de lingvouzo. Ĝi prilaboras tiun kakofonion kaj tagon post tago kreas mem skemon, kiu ordigas la elementojn kaj kreadas skeleton kaj strukturon, kiu ja priskribas la aŭdatan lingvon – senkonsidere, kiom komplika kaj mallogika ĝi estas.

Tiu skemo ege efikas. Ĝi valoras multon pli ol ajna deekstera skemo. La cerbo ja starigis la propran skemon, do ĝi unike pli konformas por la bezonoj de tiu cerbo. Tiu lernosistemo tiom potencas, ke ĝi funkcias ne nur por unu lingvo. Se oni en la aĝo de unu-kvar jaroj aŭdadas intense du lingvojn, la infaneto „lernos” du lingvojn. En esceptaj okazoj eĉ tri aŭ kvar.

Pli frua komenco

Do „pedagogaj instancoj kaj sciencistoj” ja komprenas, ke tio, kio validas por infano ĝis la aĝo de kvar jaroj, ĉiam malpli validas por lernantoj en pli granda aĝo. Bedaŭrinde. Ili tamen pledas por pli frua komenco de fremdlingva lernado, kaj tio nun kreskas. Tio principe ekspluatas la restantan, sed malkreskantan kapablon sorbi nefiltritajn lingvojn. Ni riskas ne uzi tiun avantaĝon, se ni tro forte dozas la materialon kaj „bebumas” la lernantojn.

Principoj

Oni ofte ne konscias, ke aŭdata materialo rajtas esti ege pli kompleksa kaj nefiltrita ol la formale studata materialo kaj la atendoj pri la aktiva parola kreo de lingvaĵoj. La produktiva flanko (skribo, parolo) ja devas esti zorge dozita kaj organizita, sed ni perdas multon, se la aŭskulta prezentado suferas saman limigon. Se en lernejo tio restas limigita, lernanto nun tre verŝajne povas kompensi tion, aŭskultante (memdezire) aŭtentikajn parolojn el la reto kaj la vivo.

Absolute ĝustas, ke „instruisto ne sufiĉe parolas en la instruata lingvo” – mi dirus tamen, ke tio pli validas pri Esperanto ol pri aliaj lingvoj (kaj ege varias de lando al lando). Tamen gravas klasgrando. Estus iluzio imagi klasojn de kvin-ok infanoj en oficiala lerneja sistemo. Uzo de multa grupa aŭ para laboro kun multaj parolebloj (aŭ paroldevigo) donas la avantaĝojn de etgrupeco eĉ ene de la limoj de klerigekonomia realeco.

Same ne nepras, ke instruistoj ĉiam estu denaskaj parolantoj – kio finance tolereblas nur en privataj lernejoj aŭ lernado. Klare dezirindas, ke lernantoj havu fojfoje kaj eĉ regule aliron al denaska reganto, kiu interagu kun lernantoj nepre en la cellingvo. Sed preter tio sufiĉas kompetenta nedenaska instruisto, kondiĉe, ke ties prononco kaj lingvorego estu adekvataj, kaj ke signifa parto (ne nepre la tuto) de ĉiu leciono okazu en la cellingvo.

Didaktika trejnado

Formale trejnita lingvoinstruisto absolute scias limigi sian lingvaĵon al tiu de siaj lernantoj, ĉar tio formas parton de la trejnado. Ironie, denaska parolanto estas ĝuste tiu, kiu riskas ne kapabli fari tion, pro troa flueco, idiomuzo kaj manko de didaktika trejnado.

Eble koncentriĝo je fizikaj libretoj jam iom arkaikas. La ĉefaj lingvoj de la mondo jam havas allogajn kaj bone verkitajn lernokompletojn – jen kampo, kie postrestas Esperanto. Por multaj naturaj lingvoj klerigistoj evoluigis didaktikajn ŝtuparojn, kiuj lerte traktas ties malfacilajn partojn. Ankaŭ en tiu kampo postrestas nia lingvo, kies flekseblo ironie donas al ni la plej grandan liberecon en la ordigo kaj prezentomaniero por la materialo. Tie kuŝas apenaŭ ekspluatataj ebloj.

Stefan MACGILL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Legenda klasikaĵo pri malutopio

Ĉiu jam konas la romanon Mil naŭcent okdek kvar de George Orwell? Kiel indikas la dorsoteksto de la Mondial-eldono, pluraj esprimoj el la libro establiĝis en la angla lingvo, kaj pluraj el ĝiaj konceptoj establiĝis kiel esenca parto de nia kulturo. Tial, eĉ se oni ne legis ĝin kaj eĉ se oni spektis neniun el la pluraj filmigoj, tamen, oni konas ĝin iomete. Sed la famo pri libro ne ĉiam ĝuste spegulas la originalan verkon. Legante ĉi tiun verkon, eĉ relegante ĝin, oni povas surpriziĝi, trovante, ke ĝi ne estas precize tia, kiel oni atendis.

Granda frato

Kiel ĉiuj jam scias, la romano priskribas malutopion, koŝmaran mondon, en kiu la ŝtato konstante spionas la mizeran loĝantaron, subpremas ĉian sendependan pensadon kaj mortigas kaj torturas por daŭrigi sian totalisman regadon. Du homoj, viro kaj virino, ekribelas kontraŭ Granda Frato, la simbola reganto. Ĉu la herooj sukcesos? Kompreneble, ne. La libro pentras bildon pure pesimisman. La herooj malvenkas, kaj ilia malvenko estas tiel absoluta, ke ĝi lasas nenian esperon, ke poste venos iu alia, kiu pli sukcese iros la saman vojon. En la fino Winston kaj Julia estas plene detruitaj de la ŝtato, spirite kaj korpe, kaj eĉ la memoro pri ili estos forviŝita. Montriĝas, ke ilia ribelo estis kvazaŭ planita de la regantaro, ke Granda Frato efektive observis ilin la tutan tempon, kiel informas la afiŝoj.

„Se vi volas bildon pri la futuro, imagu boton tretantan sur homa vizaĝo – eterne.” (p. 246)

Al la pesimismo de la bildo kontribuas, ke Winston kaj Julia eĉ ne estas tre heroaj. Che Guevara laŭdire komentis (sed mi ne trovis efektivan citaĵon), ke por sproni la homojn al batalo ne sufiĉas amo al justo kaj kunsento por la viktimoj de maljusto, sed necesas kolero. Ĉe Winston kaj Julia la ĉefa sento eĉ ne estas kolero, sed malamo. Ili malamas la Partion kaj ili malamas Grandan Fraton, adoptante la senton, kiun la ŝtato mem kultivas en siaj regatoj per siaj „Du Minutoj da Hato”.

Sed Winston kaj Julia amas unu la alian, oni povas rebati. Jes, vere, sed ilia amo estas tute malromantika; malmulte da sentimentaleco troviĝas en ĉi tiu rakonto. Dum la Du Minutoj da Hato (p. 22), Winston volas perforte seksumi kun Julia kaj murdi ŝin. Li rakontas tion al ŝi poste, sed ŝi ne ŝokiĝas. Ŝi mem tezas (p. 125): „La tutaj paradado kaj krioj, [...], estas nur putrinta sekso. Se oni interne feliĉas, kial oni ekscitiĝus pri Granda Frato”. Tial amorado estas revolucia ago kontraŭ la Partio.

Enestas do en ĉi tiu libro pli ol nur la fantazio pri totalisma mondo, al kiu oni ĝenerale aludas per ĝia titolo. Relegante ĝin, mi estis frapita, interalie, de la pluraj aludoj al korpa malkomforto. Kial la multaj mencioj pri la „varika ulcero”? Kaj kial la aserto (p. 96), ke oni „batalas [...] nur kontraŭ la propra korpo”? Ĉu esenca elemento de la konstruaĵo aŭ ĉu nur spegulaĵo de la sanstato de la aŭtoro, kiu en 1948 suferis tuberkulozon, dum li finverkis la romanon?

Leginda

La ĵusaj alineoj eble impresas, kvazaŭ temus pri libro tre deprima. Tamen ne. Almenaŭ min ĝi ne deprimas. Laŭ mi, temas pri libro nepre leginda, kaj prave oni inkluzivas ĝin en multaj el tiuj listoj, ŝatataj de ĵurnalistoj, de la cent plej gravaj, aŭ plej legindaj, romanoj. Tial min surprizis la informo, ke, antaŭ ol Mondial ĝin akceptis, alia esperanta eldonejo ĝin rifuzis, taksante ĝin malaktuala.

Sufiĉe pri la romano. Kia la traduko?

Nu, ĝi estas akceptebla. Oni povas ĝin legi, kaj oni ne perdas tro, legante ĝin anstataŭ la originalo. Sed ĝi certe ne estas majstraĵo, kaj tion oni konstatas jam ĉe la fino de la unua alineo, kie tra la pordo eniras „nebuleto de eroplena polvo”. Nenio en la originalo pravigas „nebuleton”, kaj „eroplena polvo” ŝajnas sensencaĵo. Se traduki pli-malpli laŭvorte, temas en la originalo pri „kirlo de sableca polvo”. En la traduko farita de Joxemari Sarasua temas pri „polva vent-puŝo”, kiu estas almenaŭ belsona esprimo; oni povas verŝajne elturniĝi sen la sablo.

Mankas zorgo

Belstile kaj precize traduki postulas talenton, kompreneble, sed plurajn aferojn en la traduko de Donald Broadribb eblus plibonigi per aplikado de nur iomete pli da zorgo kaj diligento. Kial la domo de Winston, en kiun penetras la dube priskribita polvo en la unua alineo, nomiĝas tie „Loĝejoj de la Venko”, sed poste „Ĉambroj de la Venko” kaj, kiel tria eblo, eĉ ankaŭ „Apartamentoj de la Venko”?

Se versaĵo estas citita plurfoje en la teksto kaj konsiderata kiel sufiĉe grava por ricevi longan piednoton (p. 163-164), ĉu estas tro postuli, ke ĝi estu same tradukita en ĉiu loko? Ĉu estas tro postuli, ke ĝi estu same tradukita en du lokoj sur la sama paĝo (p. 93)? En unu loko estas „Ministrejo de Amo”, kaj en alia, „Ministrejo de la Amo”; en unu loko estas „memortruo”, kaj en alia, „memorotruo”. Tio ne estas katastrofo, sed estas tiel facile eviti tiajn nekonsekvencaĵojn, kiam oni laboras per komputilo kaj disponas ankaŭ la originalon komputile.

Kritiko

Pri stilaj demandoj ĉiu havas sian propran opinion, do certe ne ĉiuj konsentos pri la sekvaj kritikoj, sed jen kelkaj aliaj aferoj, kiuj ne plaĉis al mi:

1. Uzado de vi anstataŭ oni: „Ĝi estas bildo tiel farita ke la okuloj sekvas vin dum vi moviĝas.” (p. 11) Ekzistas romanoj, en kiuj la rakontanto ekrilatas tiel persone kun la leganto („Nomu min Iŝmael” ...), sed ĉi tiu ne estas tia romano.

2. Uzado de adjektiva pronomo anstataŭ artikolo: „Li fermis siajn okulojn kaj premis siajn fingrojn kontraŭ ilin” (p. 64). Oni povas diveni, pri kies okuloj kaj fingroj temas. Neniu alia ĉeestas!

3. La kabinetaĵoj basa, hati, liva, mava, paseo kaj tiel plu. Por mi, malamo estas multe pli emocia vorto ol hato. Tamen, la tradukinto evidente ne abomenas la prefikson mal-, ĉar ni legas ankaŭ: „malanalfabetaj” (p. 73) kaj „malpli malfreneza” (p. 198).

4. Miksi du lingvojn en la sama vorto: „O'Brienon” (p. 19), „Julian kaj Winstonon” (p. 154).

5. Multaj anglismoj (mi ne povas diveni, kiuj estas eraroj, kaj kiuj intence elektitaj): mortuloj anstataŭ mortintoj, senvarie anstataŭ senescepte, demonstracio (kaj en unu loko „demonstrato”) anstataŭ manifestacio, selekti, „krevoj de la klifo”, normana anstataŭ normanda, konfido anstataŭ fido, oportuno anstataŭ okazoŝanco, „slabon da ĉokolado”, „aŭtorizis”, reserĉi, vivida, ...

Ridigis

Ne malplaĉis al mi, sed ridigis min la piednoto sur paĝo 96, en kiu la tradukinto helpeme klarigas la sistemon, per kiu en la moderna mondo oni mezuras tempon per dudek kvar horoj en tago. Eble li timas, ke ekzemplero de la traduko falos, el preterfluganta aviadilo, en la manojn de izolita tribo de Amazonio, kiu ankoraŭ ne konas tiajn teknikaĵojn.

Tamen, malgraŭ tiuj strangaĵoj kaj malatentoj, la traduko estas tute uzebla. La libro estas legenda. Se vi ne legos ĉi tiun tradukon, nepre legu alian, aŭ la originalon.

Edmund GRIMLEY EVANS
George Orwell: Mil naŭcent okdek kvar. El la angla tradukis Donald Broadribb. Eld. Mondial, 2012. 288 paĝoj binditaj. ISBN 978-1-59569-249-8.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Templo ateisma

Planoj por la konstruado de templo por ateistoj en Londono meze de kvartalo de internaciaj bankoficejoj kaj mezepokaj preĝejoj jam kaŭzis konflikton inter nekredantoj kaj kredantoj.

La svisa filozofo kaj verkisto Alain de Botton, nun loĝanta en Londono, proponas la konstruadon de turo 46 metrojn alta omaĝe al „nova ateismo”. Anstataŭ ataki religion, la ideo estas konstrui imponajn konstruaĵojn, kiuj donos al homoj pli bonan sencon de perspektivo. Oni povus konstrui templon dediĉitan al ĉio admirinda kaj bona, kiu povus signifi amon, amikecon aŭ trankvilecon.

Kontraŭdiro

Kelkaj opinias, ke templo por ateismo estas per si mem kontraŭdiro, ĉar ateistoj ne bezonas templojn. Se oni volus elspezi monon por tiu celo, pli bone estus uzi tiun monon por la plibonigo de sekulara instruado kaj konstruado de nereligiaj lernejoj, kiuj instruus racian, skeptikan kaj kritikan rezonadon.

La templo proponita de de Botton elvokas pli ol 300 milionojn da jaroj de la ekzisto de vivo sur la tero. Ĉiu centimetro de la internaj sekcioj de la turo estis projektita por reprezenti la evoluon de miliono da jaroj kaj mallarĝa strio reprezentos la relative malgrandan kvanton de tempo, en kiu homoj unue ekpaŝis sur la tero.

Perdis perspektivon

La elekto konstrui la turon en la koro de la financa kvartalo de Londono originis el la percepto, ke tie la homoj pli serioze perdis la perspektivon de la prioritatoj de sia vivo. La ideo pri la turo ne estas nova, kaj spegulas fruajn ideojn pri ateistaj temploj. La uzo de preĝejoj kiel temploj de rezonado dum la franca revolucio kaj la renkontejoj funkciigataj de humanistoj en Londono estas pasintaj ekzemploj.

La turo-templo havos unuopan pordon, tra kiu vizitantoj eniros, kvazaŭ ili estus enirantaj artgalerion. La plata tegmento estos malŝirmita de la elementoj de la naturo. Betonaj muroj estos krustokovritaj per geologiaj motivoj.

Miskoncepto

Humanistoj diras, ke estas miskoncepto konstrui kvazaŭ religiajn konstruaĵojn, ĉar ateistoj ne bezonas templojn por esplori la signifon de la vivo. Ili opinias, ke religio provizas kredantojn per rezultoj, kiujn scienco ne povas redoni. Kredantoj lernas el sia religia kredo respektemon al dio, scivolon, signifon kaj perspektivon de la vivo. Nekredantoj spertas la samajn sentojn pere de arto, naturo, homaj interrilatoj kaj rakontoj pri la vivo ĝenerale. Kelkaj religiuloj opinias, ke konstrui monumenton estas agnosko de tio, ke homaj estaĵoj estas pli ol polvo.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu kronika malsano?

Mi legis la mallongan sed tre interesan kaj trafan artikolon Rapide manĝi, rapide dikiĝi de Lenio Marobin (MONATO 2013/03, p. 16). Dankon pro la enhavo. Mi volus nur rimarkigi, ke ankaŭ Slovakio havas pli kaj pli multe da tropezaj infanoj kaj adoleskuloj. La kialoj: enorma nutrado kaj aliflanke malsufiĉe da korpa aktiveco. Sekvas la logika rezulto al la sanstato: diabeto, alta sangopremo, malsanoj de koro kaj vaskularo, malsanoj de artikoj ktp. Mia demando estas la jena: Ĉu tropezeco estas vere kronika kaj civiliza malsano, aŭ ĝi estas nur malĝusta vivostilo? Kaj mia lasta rimarko: la 22a de majo estas la eŭropa tago de obezeco. Jen estas okazo ekmediti, kiel plibonigi la kvaliton de sia sanstato kaj jenmaniere ankaŭ la kvaliton de sia vivo.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La turka: pli granda, pli diversa familio

Mihail Korotkov prezentis en la aŭgusta-septembra numero de MONATO (p. 20-21) interesan trarigardon al la tjurkaj lingvoj. Bedaŭrinde en ĝi estas neĝustaĵoj kaj simpligoj, kiuj riskas erarigi la nefakajn legantojn.

Unue, tjurkaj lingvoj nombras ne „ĉirkaŭ 20 lingvojn”, sed pli ol 30. La referenca manlibro The Turkic Languages, redaktita de L. Johanson kaj É. Á. Csató, priskribas 32 vivantajn tjurkajn lingvojn. Aliflanke, ne ĉiuj tjurkaj lingvoj, krom la turka, „parolatas en la iama Sovetio” – aŭ almenaŭ ne kiel denaskaj lingvoj, aŭ ne tie troviĝas la plimulto de la parolantaro de pluraj tjurkaj lingvoj. Eble plej elstaras la forgeso de la tjurkaj lingvoj uzataj en Ĉinio, el kiuj la ujgura, kun ĉirkaŭ 10 milionoj da parolantoj, estas la plej disvastiĝinta.

Tjurkaj lingvoj estas parolataj ankaŭ en Afganio kaj Irano, kie ties parolantoj konsistigas 10-15 % de la loĝantaro. Krome, rimarkindas, ke la turka lingvo mem estas parolata en pluraj eŭropaj landoj, i.a. en Bulgario, kie turklingvanoj konsistigas ĉirkaŭ 9 % de la loĝantaro. Entute, necesas puŝi la okcidentan kaj orientan limojn de la tjurka lingvaro trans tiujn, kiujn priskribas la artikolo.

Esenca malĝustaĵo estas la aserto, ke „la reprezentantoj de tiu granda familio povas kompreni unu la alian kiel germanoj kaj nederlandanoj”. Inter aliaj, ĉuvaŝoj povas kompreni neniun alian tjurkan lingvon nur surbaze de sia nacia lingvo. Tio estas parte ligita kun alia malprava aserto de la teksto: „migri kaj dividiĝi en la nuntempajn turkecajn popolojn ili [pratjurkoj] komencis antaŭ milo da jaroj”. Tamen historiistoj klarigas, ke tjurkaj popoloj alvenis al stepoj proksimaj al la Nigra kaj Kaspia Maroj jam ĉirkaŭ la jaro 450 p.K. aŭ eĉ 100 jarojn pli frue, se akcepti la teorion, ke inter la huna triba konfederacio troviĝis ankaŭ tjurkoj.

Subgrupoj

Fakte, fakuloj opinias, ke jam antaŭ 2500 jaroj ekzistis dialekta diferenco en la pratjurka lingvo, kiu poste kaŭzos la apartiĝon de la ogura (aŭ bolgara) branĉo de la tjurkaj lingvoj disde la t.n. „komuna tjurka”. El la ogura branĉo (en kiu parolis parto de la avaroj, regintaj Panonion en la 6a kaj 7a jarcentoj, de la prabulgaroj, konkerintaj la sudan basenon de Danubo en la 7a jarcento, kaj de la ĥazaroj, regintaj la ponto-kaspiajn stepojn inter la 7a kaj la 10a jarcentoj) nuntempe nur la ĉuvaŝa lingvo estas parolata.

Plia dissplitiĝo de tiu komuna tjurka, laŭ Lars Johanson, kaŭzis la disvolviĝon de la argua branĉo, al kiu apartenas la hodiaŭa ĥalaĝa lingvo, uzata de ĉirkaŭ 100 000 homoj en vasta regiono sude de Tehrano. Laŭ tiu fakulo, la ĉuvaŝa kaj la ĥalaĝa estas la plej malsimilaj al la ceteraj tjurkaj lingvoj. Aliaj subgrupoj estas la oguza (kuniganta i.a. la turkan, la azerbajĝanan kaj la turkmenan), la kipĉaka (kun i.a. la kazaĥa, la kirgiza, la tatara, la baŝkira, la krime-tatara kaj la tjurkaj lingvoj el norda Kaŭkazio), la ujgura (kun i.a. la uzbeka kaj la ujgura) kaj la siberia (kun i.a. la saĥa (jakuta) kaj la tjurkaj lingvoj parolataj en suda Siberio). Kiel ofte okazas en lingvistiko, la disgrupigo de samfamiliaj lingvoj vekas fortajn diskutojn inter fakuloj.

Prapatroj

Indas rimarki gravan fakton: la diverseco de la lingvoj dependas ne nur de tio, antaŭ kiom da tempo ili apartiĝis de komuna trunko, sed ankaŭ de tio, kiom multe ili influis unu la alian aŭ estis influataj de aliaj lingvoj. Ekzemple, la krime-tatara sendiskute havas kipĉakan originon, sed la forta kaj longa influo de la turka proksimigis ĝin al la oguzaj lingvoj. Simile, la tjurkaj lingvoj ricevis tre malsamajn gradojn da influoj de la araba, persa, finnugraj, tunguzaj, rusa, mongola, ĉina k.a. lingvoj. Tio evidentiĝas en malsimilaĵoj en leksiko, fonetiko, morfologio kaj sintakso. Parte tio evidentiĝas ankaŭ en la alfabetoj uzataj por skribi ilin: la latina, cirila aŭ araba (kaj signife pli multaj estis pli frue uzataj!). Pro tio oni povas ne tiom miri, ke almenaŭ parto de la tjurkaj lingvoj konservis rimarkindan similecon. Ekzistis ja ofte kontaktoj inter ili (ekzemple, dum jarcentoj inter la relative malproksimaj volgaj tataroj kaj turkoj), kaj ili mem ofte ricevis influojn de la samaj lingvoj.

Aparte indas singardi pri la aserto pri „komunaj antaŭuloj”. Lingvoj estas elementoj de kulturo, ne genetikaj estaĵoj. Ekzemple, sameoj genetike rimarkinde diferencas de siaj finnaj najbaroj, sed parolas proksiman lingvon. Tio signifas, ke iam plimulto de la prapatroj de la sameoj estis lingve asimilitaj de homoj parolantaj lingvo(j)n parenca(j)n al la hodiaŭa finna. Simile, la portugalan denaske parolas homoj sur diversaj kontinentoj kun komunaj prapatroj de eble antaŭ 100 000 jaroj. Pro tio nur genetikaj studoj (ne lingvaj) klarigos al ni, kiom da mariaj antaŭuloj havas la hodiaŭaj ĉuvaŝoj aŭ kiom da evenkaj havas hodiaŭaj saĥoj (jakutoj) kaj dolganoj.

La ekzemplo de la ĉuvaŝa

Kiel ekzemplon de ĉio dirita, ni prenu la ĉuvaŝan lingvon, kiu ja estas la plej diverĝa el la tjurkaj lingvoj. Ĝi estas nuntempe parolata de pli ol unu miliono da homoj en meza Volgio, sed ĝia parolantaro rapide malkreskas, kiel okazas ĉe la plimulto de lingvoj en Rusio.

La malsimilecon de la ĉuvaŝa kompare al ties samfamilianoj kaŭzis ĉefe la frua apartiĝo de ties branĉo disde la komuna tjurka trunko, sed rimarkindas ankaŭ, ke ĝi ricevis fortan influon de la najbara maria lingvo (el la finnugra branĉo de la urala familio) kaj poste de la rusa. Male, la influoj de la araba kaj la persa estas apenaŭaj kaj ĉefe ricevitaj pere de la najbara tatara lingvo.

Tiel, ekzemple, la ĉuvaŝa ŝajne estas la sola nuntempa tjurka lingvo, en kiu la pluralo ne okazas surbaze de la morfemo -lAr, sed de -sem. Same, kiel en ĉiuj tjurkaj lingvoj, la nomoj povas ricevi sufiksojn de kazo, nombro kaj posedo („mia”, „via” ...), sed la ordo, en kiu tiuj sufiksoj estas aldonataj al la vortradiko estas malsama ol tiu de ĉiuj ceteraj tjurkaj lingvoj. Alia rimarkinda trajto de la ĉuvaŝa, ege nekomuna inter la lingvoj de la mondo, estas, ke la voĉeco de konsonantoj ne estas vort-distinga: kvankam oni prononcas i.a. p kaj b, t kaj d, k kaj g; ĉu oni prononcas la unuajn aŭ la duajn, tio estas plene fiksita de fonologiaj reguloj (esceptoj ekzistas nur en vortoj antaŭ nelonge pruntitaj el la rusa lingvo).

Lingvokomparo

Do, se preni la liston de vortoj proponitan de Korotkov, jen la rezultoj de komparo inter la turka kaj la ĉuvaŝa. Ni rimarku, ke parto de tiu listo konsistas el t.n. „bazaj vortoj”, kiuj malmulte ŝanĝiĝas laŭlonge de la tempo; tial, ekzemple, ankaŭ inter relative distancaj hindeŭropaj lingvoj, ne kompreneblaj inter si, eblus trovi proksimecon surprizan por la plimulto de ties parolantoj.

En la turka la personaj pronomoj (esperante: „mi”, „ci-vi”, „li-ŝi-ĝi”, „ni”, „vi”, „ili”) aspektas jene: „ben”, „sen”, „o”, „biz”, „siz”, „onlar”; ĉuvaŝe: „epĕ”, „esĕ”, „văl”, „epir”, „esir”, „vĕsem”. La numeraloj: „bir” (1), „iki” (2), „üç” (3), „dört” (4), „beş” (5), „yüz” (100), „bin” (1000) en la turka; ĉuvaŝe: „pĕrre” (1), „ikkĕ” (2), „viśśĕ” (3), „tăvattă” (4), „pillĕk” (5), „śĕr” (100), „pin” (1000).

Pri la verba konjugacio: „aldım” (mi prenis), „aldın” (ci prenis), „aldı” (li prenis) en la turka; ĉuvaŝe: „iltĕm”, „iltĕn”, „ilçĕ”. Pri la deklinacioj: „dağ” (monto), „dağa” (al monto), „dağı” (monton), „dağda” (sur monto), „dağdan” (de aŭ el monto) en la turka. En la ĉuvaŝa ne ekzistas specifa akuzativa kazo, por ĝi oni uzas jen absolutivon, jen dativon; la aliaj ekvivalentoj estas: „tu” (monto), „tăva” (al monto), „tura” (sur monto), „turan” (de aŭ el monto).

Entute, en aŭtomata tradukilo el la turka al la ĉuvaŝa, kiun nia esplorgrupo disvolvas, ni rimarkas diversajn gravajn morfologiajn kaj sintaksajn malsimilecojn inter la du lingvoj. Aparte malsimila estas ilia verba morfologio, kio kaŭzas sintaksajn diferencojn.

Resume, kvankam sendube ekzistas granda simileco inter multaj tjurkaj lingvoj, kaj tion la artikolo de Korotkov bone priskribas, ne eblas tion ĝeneraligi al ĉiuj membroj de tiu familio.

Hèctor ALÒS I FONT
Pri la ĉuvaŝa lingvo eblas legi en MONATO 2001/08 artikolon de Aleksandr Blinov kaj Eduard Lebedev.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hèctor Alòs i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malmultiĝas la mortoj

Malkreskas la nombro de viktimoj de trafikakcidentoj en Slovakio. En 1965 Slovakio havis 128 mortajn viktimojn el miliono da loĝantoj. En 2010 la nombro malkreskis al 65, en 2012 al 55. Tio reprezentas „bonan” mezumon en Eŭropa Unio.

Laŭ statistiko de Eŭropa Komisiono, Slovakio havas en meza Eŭropo la plej malaltan nombron de viktimoj de trafikakcidentoj kompare kun Aŭstrio (64), Ĉeĥio (71), Hungario (60) kaj Pollando (93).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bitcoin: ĉu scienca eksperimento, trompado aŭ reale uzebla virtuala mono?

La eŭropa monsistemo daŭre estas en krizo: kvankam la situacio en grandaj landoj de la eŭro-zono, kiel Hispanio kaj Italio, normaliĝis, restas ĥaoso en Grekio kaj en marto de 2013 subite aperis krizo en Kipro. Oni prognozas, ke Malto, alia ŝtateto kun eksterproporcia banka sektoro, estos la sekva viktimo. Ĉu estas hazardo, ke samtempe Bitcoin, tute alispeca valuto, atingas rekordan kurzon?

La vorto Bitcoin [bitkojn] estas kombino de du radikoj: „bit”, kiu signifas „komputila” aŭ „virtuala” kaj angla „coin” kiu signifas „monero”, do estas mono kiu ne fizike, sed nur virtuale ekzistas.

Ĝia origino estas nebula. Ĝi estis kreita de iu Satoŝi Nakamoto (eble kaŝnomo) en 2009. Li pliperfektigis skizon de monsistemo bazita sur kriptografia reto el 1977. Iuj supozas ke fakte estas grandskala scienca eksperimento de kriptografoj kaj ke la monsistemo estas nur flanka rezulto.

Principoj

La cirkulanta monkvanto estas strikte reguligita. Iom post iom estas emisiata pli da mono kaj post kelkaj jardekoj ĝi atingos maksimumon de 21 milionoj da Bitcoin-unuoj. Dum „normala” mono suferas pro inflacio, ĉar daŭre estas bezonata kaj emisiata pli multe, Bitcoin minimume restos stabila sed verŝajne ege plivaloriĝos, ĉar, se la projekto estos sukcesa, por kreskanta bezono estos nur limigita propono.

Por krei monerojn oni kvazaŭ imitas la tradician monsistemon bazitan sur oro. Oron oni nun fosas el grandegaj minejoj; Bitcoin oni povas akiri kunlaborigante sian komputilon en la reto, kiu mastrumas la sistemon. En ambaŭ kazoj fakte okazas giganta malŝparo de rimedoj. En orminejo oni uzas grandegajn maŝinojn por arigi etan kvanton da metalo, kiu fakte ne havas grandan utilon, sed alte valoras, sole pro tio ke ĝi estas malofta. En Bitcoin-minejo oni malŝparas komputilan kapaciton, ĉar ne gravas, ĉu dek aŭ dek milionoj da komputiloj kunlaboras: la kvanto de emisiota mono restos la sama.

Cetere multo estas kiel en la klasika sistemo: estas virtualaj Bitcoin-monujoj, per kiuj eblas ĝiri monon kiel inter bank- aŭ PayPal-kontoj. Estas makleristoj, kiuj ŝanĝas la virtualan monon kontraŭ realaj eŭroj aŭ dolaroj, spekulaciantoj eltrovas kompleksajn Bitcoin-investaĵojn kaj fiuloj klopodas malstabiligi la sistemon. Ne estas iu supera kontrolanta instanco; ĉio dependas de la komputila reto kaj de ĝiaj programistoj.

Ĉu funkcias?

La Bitcoin-sistemo efektive funkcias. Ekzistas komunumo, kvankam eta, kiu uzas ĝin. Regule kaj plurloke aperas kurzinformoj. Pagiloj funkcias kiel en la kutima banksistemo. Malgraŭ atakoj, la komputila reto montriĝas stabila.

Ĉu uzeblas?

Teorie jes, sed praktike ĝi havas neniun avantaĝon kompare kun la ekzistanta financa sistemo. Mono estu pagilo, ŝparilo kaj mezurilo. La kvanto de uzantoj estas neglektinda; do apenaŭ eblas pagi per Bitcoin. Pro la nestabila kurzo ĝi ne estas konsilinda ŝparilo kaj ĝi ne taŭgas kiel mezurilo de valoro de varo. Dum la unuaj tri monatoj de 2013 la valoro de Bitcoin pli ol kvarobliĝis kompare kun la usona dolaro (de 20 al pli ol 90 dolaroj). Rigardante la trijaran tabelon oni vidas pintan kurzon meze de 2011 (30 dolaroj) kaj poste fluktuon inter 5 kaj 20 dolaroj, malstabilecon tute ne akcepteblan por komerco kaj investado. La ega kresko okazis nur ekde 2013.

Ĉu uzendas?

Ne tute maleblas ke nia nuna financa sistemo komplete kolapsos kaj ke post kelkaj jardekoj ni feliĉe kaj komforte uzos Bitcoin-monujon. Tamen, la ekzistanta financa sistemo, eĉ foje kriple funkcianta kaj neefike kontrolata, ankoraŭ ŝajnas preferinda al tute virtuala sistemo kontrolata de neniu kaj povanta simple malaperi, se la reto disfalos aŭ kiam la nekonataj kreintoj perdos intereson pri ĝi.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unu hirundo printempon ne alportas: sed du?

En 1996 la usona sciencisto David Ho estis nomumita „homo de la jaro”. La kialo? Li proponis kuraci aidoson per tri samtempaj medikamentoj, kiuj blokus diversajn „fermentojn” de la viruso HIV. Nuntempe la kuracado de tiaj malsanuloj antaŭvidas la utiligon de pli ol 20 kuraciloj en diversaj kombinadoj. Temas pri la t.n. alt-aktiva kontraŭ-retrovirusa terapio (angle kaj pli simple: HAART). Ĝi malaltigas la kvanton de virusoj en la sango, plibonigas la imunan sistemon kaj plilongigas la vivon de la infektitoj. En multaj okazoj tiuj vivas dum pli ol 20 jaroj post la ekapero de la malsano. Aliflanke la plimulto de ili ja devas dumvive preni multe da medikamentoj kaj daŭre prizorgi la staton de sia imun-sistemo. Fakte en la organismo, spite al la terapio, restas „silentaj” virusoj, kiuj povas aktiviĝi iam ajn, se oni interrompas la kuracadon. Ĝis antaŭ malmultaj jaroj neniu el la HIV-infektitoj povis plene liberiĝi el la infekto.

Unua hirundo: berlina paciento

Antaŭ tri jaroj kuracistoj el Germanio informis la sciencistojn, ke ili ŝajne sukcesis resanigi unu personon, kiu estis infektita de HIV jam de dek jaroj. Krom HIV, la malsanulo montris ankaŭ leŭkemion (gravan sangan malsanon). Kuracistoj el Berlino transplantis al li ĉelojn de la medolo de sana persono, kiu estis ankaŭ genetike rezista al HIV. Tute surprize la viruso ne plu montriĝis en la organismo de la malsanulo. Kaj jen, kvankam jam pasis pli ol kvin jaroj post tiu medol-transplanto, ĉe la „berlina paciento” HIV ne reaperis en la sango, la hepato, la histoj de intesto aŭ aliloke. Sen iu certeco por la momento, oni do rajtas kredi, ke la iam HIV-infektita persono ja plene liberiĝis el tiu infekto. Sed oni ne jam prikantu venkon, necesas prudento: oni scias, ke unu hirundo printempon ne alportas.

Genetika mutacio

Kiel eblas, cetere, ke la sanulo, kiu donis medolon, estis genetike rezista al HIV? La kaŭzoj de tio estas la foresto en lia sango de t.n. receptoroj (akceptiloj) CCR5, kiujn la viruso bezonas por penetri en imunajn ĉelojn. Pro ia genetika mutacio, en ies organismo povas foresti la receptoro CCR5, kaj tial la viruso ne sukcesas eniri en imunajn ĉelojn. Pli detale mi jam skribis pri tio en mia antaŭa artikolo (MONATO, 03/2008). Kaj aldone: la medol-doninto ne nur estis rezista al HIV, sed iumaniere li transdonis tian rezistecon ankaŭ al la antaŭe HIV-infektita paciento. La klarigo de la precizaj kaŭzoj de tiu fenomeno estas eksterordinare grava tasko, kiu nun atendas sciencistojn.

Eksperimentoj

La unuafoje observita sukceso inspiris multajn sciencistojn al similaj esploroj. Kelkaj el ili jam delonge plenumas eksperimentojn, kiuj donas bonajn esperojn. Carl June kaj Bruce Levin, el Usono, jam ricevis T-limfocitojn, kiuj ne sintezas la proteinon CCR5, kun la rezulto ke, sen tiu proteino, HIV ne povas infekti imunajn ĉelojn. Detalan informon pri tiaj esploroj oni povas tralegi en la revuo V mire nauki (En la mondo de scienco), aperinta en 2012, kvina kajero, paĝoj 20-24. Temas pri ruslingva versio de revuoj similaj al Scientific American.

Dua hirundo: usona knabineto

Cetere, antaŭ nelonge en Interreto aperis pluraj informoj, laŭ kiuj en Usono kuracistoj sukcesis plene resanigi HIV-infektitan du-jaran knabineton, al kiu tuj post la naskiĝo estis aplikita kombina alt-aktiva kontraŭ-retrovirusa terapio. La sukceso estis atingita danke al la frua komenco de kuracado, kies aktiva adepto mi – kiel fakulo – estas dum multaj jaroj. Se tiu dua resanigo estos konfirmita post aldonaj testoj, tio estigos jam duan kazon de plena resanigo de HIV-infektito (post tiu, kiu okazis en Germanio). Kaj tiu dua hirundo povus ja alporti la printempon, kiun frostorigida – el tiu ĉi vidpunkto – mondo tiom longe atendas.

Vladimir LEMELEV

Nur semajnon post la sendo de tiu ĉi artikolo, d-ro Lemelev forpasis pro koratako en Moskvo. Sciencisto-medicinisto, pedagogo, aŭtoro de multaj sciencaj verkoj, dum multaj jaroj li estis profesoro kaj vicdekano de Samarkanda Medicina Instituto. Fakdelegito de UEA pri medicino/epidemiologio, li verkis plurajn artikolojn pri medicinaj temoj ankaŭ por nia revuo. La redakcio kaj la legantaro de MONATO bedaŭras la neatenditan foriron de plurjara kaj valora kunlaboranto.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Atentinda memuaro

Ĝuste kiam eksplodis la konsterna diskuto (en Libera Folio) pri tio, ĉu la partoprenantoj de iu Esperanto-aranĝo, okazinta en printempo 2013 en Erevano, Armenio, vizitu la surlokan monumenton pri la genocido kontraŭ la armena popolo aŭ ĉu oni prefere rezignu pri tiu programero „por ne ofendi ies nacian senton”, trafis la atenton de la recenzanto maldika libreto kun la memoraĵoj de Ardachès Stakian, armendevena esperantisto el Svislando, kiu travivis, infanaĝe, la armenan holokaŭston en la Otomana Imperio, kaj mirakle postvivis.

Regule oni povis renkonti tiun afablan, ridantan, modestan, sed jam maljunan sinjoron el Ĝenevo kun malhelaj okulvitroj dum svisaj Esperanto-kunvenoj. Li interesis min, ĉar li estis armeno. Sed mi ne sukcesis multe ekscii pri lia armena pasinteco, ĉar ial li hezitis rakonti pri ĝi, aŭ mankis taŭga okazo. Lia leginda vivhistorio, origine franclingve skribita laŭ instigo de liaj du filinoj, nun aperis en kompetenta Esperanto-traduko de André Cherpillod kaj finfine malfermis la pordon al la informoj, kiuj longe estis nealireblaj, por konatiĝi kun la interesa biografio de Ardachès Stakian, kiu sonas preskaŭ kiel tragika fabelo kun tamen bona fino.

En okcidenta Turkio

Laŭ propraj indikoj, Ardachès Stakian naskiĝis la 28an de decembro 1909 en la urbo Ada-Bazar (nuntempe Adapazarı), kiu situas en la regiono de la Marmora Maro, kiel filo de Megerdiĉ Stakian kaj de Armenuhi Peŝdimalĝian, filino de riĉa hotelisto. En Ada-Bazar, kiun Stakian karakterizis kiel „verdeman” urbon kun „belaj pluretaĝaj domoj, aleoj kaj vojoj ombritaj de akacioj”, vivis 30 000 loĝantoj, de kiuj 28 000 estis armenoj kaj la resto turkoj kaj grekoj. Patro Megerdiĉ, malriĉa, sed klera kaj talenta muzikisto, kiu eĉ ĝuis la estimon de la dioceza ĉefepiskopo, rajtis „instrui en la novaj lernejoj malfermitaj de la armenoj kun la permeso de la turka registaro, kun la nepra kondiĉo, ke li instruu prioritate la turkajn lingvon kaj skribon”. Kvankam Megerdiĉ ricevis invitojn por labori en Bulgario kaj migri al Usono, li rifuzis la proponojn kaj preferis resti en sia amata hejmurbo, kun fatalaj sekvoj por li kaj lia familio. Por eskapi la ekonomian mizeron, la familio Stakian dume estis devigita forlasi la urbon Ada-Bazar kaj translokiĝis al Balıkesir, kie la patro trovis postenojn en la preĝejo kaj lernejo. Ardachès havis du fratinojn, Jeranuhi kaj Diruhi, kaj unu fraton, Nubar.

Deportita al Anatolio

La materie malfacila, sed ŝajne tamen pli-malpli trankvila vivo en Balıkesir estis abrupte interrompita. Iun belan tagon en la frua printempo de la jaro 1915 armitaj soldatoj de la gvardio de la Junaj Turkoj ekstaris antaŭ la domo de Stakian, frapegis la pordon kaj postulis transdoni ĉiujn virojn. Tiel komenciĝis la deportado de la armenoj. Nu, la turkoj ja certe „permesis” al la armenaj familioj postkuri siajn patrojn, kiuj estis deportitaj en forajn vilaĝojn de Anatolio. Sed por tio la koncernataj familioj devis forlasi sian tutan posedon krom kelkaj vestoj por atingi, per bovoĉaro, la novan restadejon de la ekzilitaj viroj.

Sian patron la familio Stakian do revidis en iu vilaĝo nomita Bolovadin, kie armitaj trupoj havis garnizonon kaj kie oni ludis marŝmuzikon kaj kantis patriotajn kantojn. Ŝajnas, ke la simplaj homoj en la turka vilaĝo rilatis al la armenoj tute ne malbone; ili eĉ ne sciis, kial oni alportis ilin ĉi tien. La vivkondiĉoj, tamen, estis tre mizeraj kaj la nutraĵoj malabundaj. Post kelkaj monatoj la turkoj daŭrigis la deportadon de la armenoj, en bovoĉaroj kaj bestvagonoj, eĉ pli orienten. Tiel la familio Stakian trafis la urbon Afion-Karahisar, sud-oriente de Ankaro, ĉe la linio de la fervojo Berlino-Bagdado. Se iu kredas, ke por la infanoj la deportado estis tragedio, tiu eraras: „Por ni infanoj tiuj translokiĝoj estis amuzaj kaj atentovekaj, precipe kiam ni transiris riverojn”, Ardachès notis je la miro de la leganto. La infanoj, verŝajne, apenaŭ konsciis pri la reala mortodanĝero, kiu ilin minacis, la infanoj, verŝajne, apenaŭ konsciis, nome esti pelitaj en la dezerton de Mezopotamio, kie la armena popolo estis amase buĉita aŭ pereis pro malsato kaj fizika elĉerpiĝo.

Sed evidente la volo de la familio Stakian por pluvivi estis pli forta ol la malbonaj intencoj de la turkoj, kiuj organizis la genocidon kontraŭ la armenoj, en kiu mortis inter unu kaj du milionoj da homoj. Fakte, la vivon de la familio Stakian savis inteligenta truko de la patro: iun tagon Megerdiĉ havis la ideon surmeti la novan veston, kiun la patrino kunportis en la pakaĵo dum la deportado, kaj kiel eleganta nobelo li promenis al la klubejo de la Junaj Turkoj, kie li firme deklaris al la klubestro, ke la armenaj familioj, kiuj troviĝas kune kun li en la hotelo, ne deziras plu resti enŝlositaj en la domo kaj ankaŭ rifuzas esti pludeportitaj al oriento. La turko estis tiel impresita de la kuraĝo de la kaptita armeno, ke li proponis al Megerdiĉ, ke li laboru kiel instruisto en la loka orfejo. La armeno, jam preskaŭ heroo, riskis eĉ pli grandan aŭdacon kaj diris al la turka aŭtoritatulo, ke li akceptos la postenon, nur se ankaŭ la aliaj armenaj familioj rajtos forlasi la hotelon kaj loĝi en libera domo. Mirakle, la turko konsentis. La armenoj de Stakian estis tuj senditaj en la kristanan kvartalon, kie la domoj estis malplenaj, ĉar la antaŭe tie loĝintaj samnacianoj estis jam deportitaj en vilaĝojn pli malproksimajn. Tri jarojn la familio Stakian eltenis en tiu fora ekzilejo, ĝuante ĉiujn privilegiojn de la vivo, pri kiuj deportitaj armenoj povis nur revi kaj kiujn eĉ simplaj turkoj verŝajne ne havis. Ironio de la sorto!

Ankaŭ en la orfejo Efendi Megerdiĉ devis instrui turkajn naciajn kaj militistajn kantojn por vigligi la patriotajn sentojn de la lernantoj. Tio estas kiel se pacaktivulo devus labori en municia fabriko. Malgraŭ ĉia estimo, kiun Megerdiĉ ĝuis flanke de la turkoj, ili, tamen, ne ĉesis nomi lin „kristana hundaĉo” kaj simile kaj insistis, ke li estu cirkumcidita kaj forlasu la kristanan kredon favore al islamo. Kompreneble, tion li rifuzis fari, sed kiel lerneja instruisto li devis kompromisi. En la provincoj de Turkio oni malpermesis paroli alian lingvon ol la turka; kiu ne obeis, tiu riskis perdi sian langon. Sekve, la armena lingvo povis esti uzata nur kaŝe aŭ en la preĝejo. Ardachès Stakian, kiu mem fariĝis viktimo de la turka ŝovinismo, konkludis: „La armenoj ĉiam suferis pro la fanatikeco kaj maltoleremo de la turkoj, por kiuj ĉio ne-turka aŭ ne-islama devis esti tute detruita fizike.” Malgraŭ tio, li bedaŭris, ke Kemal Atatürk anstataŭigis la araban skribon per la latina alfabeto, kiu laŭ la opinio de Stakian „alportis neniun avantaĝon al la turka lingvo”. Nature, ekzistas ankaŭ la kontraŭa opinio.

Elmigrado al Svislando

Post la armistico de 1918 Megerdiĉ reiris al Ada-Bazar por esplori, kio okazis al lia bela duetaĝa domo, kiun li konstruis ankoraŭ antaŭ la milito. Elreviĝante, li devis konstati, ke turkaj kamparanoj detruis ĉiujn armenajn domojn en lia kvartalo por ŝteli la materialon. Ĉar la armenoj estas konstruemaj, Megerdiĉ restarigis la domon en Ada-Bazar, kaj la familio Stakian, reveninta el Anatolio, daŭrigis sian vivadon en tiu urbo de sia origino, kiu estis grandparte detruita dum la foresto de la armenoj.

Malfeliĉe, la paca vivo ne daŭris tre longe. Kiam en 1919 eksplodis kvereloj inter kemalistoj kaj junturkoj, la loĝantaro estis denove trafita de persekutoj, forpeloj kaj mortigoj, kaj armitaj bandoj malsekurigis la urbon. Alia speco de la ironio de la sorto estis, ke la patro de Ardachès do tute ne estis murdita dum la genocido mem, sed forpasis kurioze pro malsaniĝo, kaŭzita de infekto fare de la cecea muŝo, en la aĝo de nur 42 jaroj.

Tio, kompreneble, estis granda kaj neantaŭvidebla bato por la familio Stakian, kiu perdis sian nutranton. Sed en 1920 okazis alia speco de miraklo: danke al iu pli-malpli hazarda kontakto la patrino de Ardachès povis esti dungita en Konstantinopolo en iu svisa lernejo kiel kuiristino. Kiam la direkcio decidis evakui tiun ĉi lernejon al Svislando, la tuta personalo, inkluzive de ĉiuj infanoj de la dungitoj, estis invititaj kunveturi al Svislando. Tiel, Ardachès profitis tiun unikan transporton. Post aventureca ŝipvojaĝo trans Mediteraneon komence de decembro 1922 Ardachès Stakian alvenis en la vilaĝon Begnins en la franclingva kantono Vaud, kie troviĝis iu hejmo por armenaj rifuĝintoj. En Begnins Ardachès kaj lia patrino ricevis agrablan prizorgadon fare de protestantaj bonfaruloj kaj eĉ ĝuis atenton flanke de gravaj politikistoj, kiuj vizitis tiun lokon pro intereso pri la „armena kazo”.

Iom post iom la vivo en la fremda okcidenta lando normaliĝis por Ardachès. Li havis altajn sciencajn ambiciojn kaj volis studi en la universitato, sed la malbona stato de liaj okuloj, heredaĵo de malsano dum la infanaĝo, kiun la aŭtoro detale priskribis en siaj memoraĵoj, malhelpis tiun planon. Alternative, li fariĝis drogisto-herbisto, kio estis ne malbona profesia solvo. Iun vesperon de la jaro 1930 lia najbaro kondukis lin al la Esperanto-klubo La Stelo de Ĝenevo. Tie li konatiĝis kun la ĉarmega aktivulino Madeleine Vuille (naskita en 1910), kies sorton kiel orfo li kompatis kaj kies muzikan talenton li admiris. Tiel Ardachès Stakian fariĝis esperantisto. Laŭ propra diro, li ŝatis la „idealon de la paco kaj frateco inter la homoj per Esperanto, kiu abolis la lingvan barilon”. Ardachès kaj Madeleine geedziĝis en aprilo 1936, kaj baldaŭ naskiĝis iliaj filinoj Annette-Anouche kaj Andrée-Armène. Ambaŭ virinoj fariĝis perfektaj muzikistinoj.

Veturo al Armenio

En 1977 Ardachès Stakian, kiu intertempe fariĝis svisa civitano (en 1949), havis la okazon viziti la sovetian Armenion, ĝian modernan ĉefurbon Erevano kaj la tradician armenan sanktejon de Eĉmiadzin, kvazaŭ por fari pilgrimon hejmen en la malnovan patrujon, aŭ kio restis de ĝi. Tiun ĉi landon li neniam vidis, ĉar ĝi situas ĉe la alia, orienta fino de Turkio, malantaŭ la „armena” monto Ararat. Ardachès Stakian, kiu okupiĝis ankaŭ pri astrologio, forpasis la 7an de marto 1998 en Ĝenevo, lia vidvino Madeleine sekvis lin fine de 2004.

Ĝis hodiaŭ la turkoj obstine neas la amasmurdon kontraŭ la armenoj aŭ interpretas ĝin alimaniere ol tiuj, kiuj asertas, ke temas pri genocido (aŭ etnocido). Pro tiu tre malagrabla kaj kontraŭdira disputo la armenoj suferas ĝis nun.

Andreas KÜNZLI
Ardachès Stakian (Ani Arax): De la aflikto ĝis la steloj. Memoraĵoj 1913-1986. Eld. La Stelo, Genève, 2013. 125 paĝoj. ISBN 2-940269-09-2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andreas Künzli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Minamata, alia tragedio

En januaro ĉi-jare reprezentantoj de ĉirkaŭ 140 landoj en Ĝenevo, Svisio, provizore konsentis pri la enhavo de nova konvencio, nomata „la minamata konvencio pri hidrargo”, celante internacie reguligi la produktadon, uzadon kaj komercadon de hidrargo, kiu povas kaŭzi medipoluadon kaj hidrargismon. Precipe oni intencas ĉesigi mondskale la uzadon de hidrargo ĉe orminado.

En etekspluato de oro oni miksas orercon kun hidrargo por gajni alojon kaj varmigas ĝin por gajni puran oron post vaporiĝo de la hidrargo. Fakuloj avertis pri la danĝero, ke laboristoj enspiras hidrargon kaj ricevas cerbodamaĝon.

Chisso

La japana registaro insiste proponis la nomon „minamata” por tiu konvencio. Minamata estas marborda urbo en la gubernio Kumamoto en la insulo Kiuŝu. Minamata-malsano estas hidrargismo kaŭzita de metilhidrargo, entenata en la likva ellasaĵo el la fabriko de Chisso, kiu produktis acetoaldehidon kiel industrian materialon en ĉi tiu urbo. La ellasita metilhidrargo estis ensorbata de fiŝoj kaj aliaj marvivaĵoj kaj akumuliĝis en ili. Ekde la 1950aj jaroj multaj loĝantoj de Minamata kaj najbaraj urboj, kiuj manĝis tiujn fiŝojn, malsaniĝis, severe suferante de paralizo de nervoj, tremoj de membroj, ataksio, parola malfacilo, stenozo de vidkampo ktp. Kelkaj pacientoj mortis. Ĉi tiu malsano rezultis el nutroĉeno de medipoluado inter fiŝoj kaj homoj, kion la homaro unuafoje spertis.

Jam en 1959 kuracisto de la hospitalo apartenanta al Chisso kaj medicinistoj de la Universitato Kumamoto trovis, ke la ellasaĵo el la fabriko de Chisso estas la kaŭzo. Tamen, ĉi tiun trovon ignoris kaj subpremis la kompanio, la gubernio kaj la registaro. Finfine en 1968 Chisso ĉesigis la produktadon laŭ tia metodo, kaj nur en 1973 oni komencis elimini la ŝlimon entenantan la metilhidrargon en la maro.

Estas ne certe, kiom da loĝantoj malsaniĝis pro la hidrargo. Prikalkuloj de viktimoj varias inter 20-30 000 kaj 100 000. Viktimoj longe postulis agnoskon de respondeco, kuracadon kaj kompenson de Chisso, sed la gubernioj kaj la ŝtato, kiuj daŭre subtaksis la damaĝon, evitis respondecon kaj limigis la kompenson por la viktimoj.

Kompenso

Ĝis julio 2012 ĉirkaŭ 65 000 personoj submetis petojn por kompenso al la administracio surbaze de la speciala leĝo pri savado de minamata-viktimoj kaj solvo de tiuj problemoj. Du centoj el ili, kiuj ne estis akceptitaj kiel suferantoj de hidrargismo, ekprocesis kontraŭ la ŝtato. La batalo de la viktimoj plu daŭros.

Se la japana registaro volas preventi mondskalan disvastiĝon de la minamata-malsano, ĝi unue devos celi kompletan solvon de la problemo en sia lando. Ĉiuokaze, la loknomo de Minamata, samkiel Hiroŝima, Nagasaki kaj Fukuŝima, rememorigas al la homaro tragedion, kruelecon, misuzon de teknologio kaj homan arogantecon.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kien la franca?

Kiam mi estis lernejano, la franca estis la plej grava fremda lingvo instruata en la lando kie mi tiam loĝis. En mia lernejo tre malmultaj studis la germanan, kaj neniu lernis la hispanan. La franca ĝuis altan prestiĝon, kiel la lingvo de diplomatio, de la Internacia Poŝta Unio kaj de aliaj internaciaj instancoj. Ĝi estis rigardata kiel perilo de eŭropa civilizacio kaj kulturo. Homoj edukitaj kaj mondanaj kutimis ornami sian lingvaĵon per francaj vortoj kaj frazoj.

Mi aludas al tempo longe antaŭ la fondiĝo de Eŭropa Unio, kiam en la malgranda insula nacio, kie mi vivas, oni malofte renkontis eksterlandanojn. La malmultaj, kiuj vizitis nin, estis usonanoj aŭ, se ili devenis de la eŭropa ĉeflando, franclingvanoj. La resto de la mondo apenaŭ ekzistis por la insulanoj.

Sed lastatempe ĉio ŝanĝiĝis. Ĉi tiu lando estis invadata de amasoj da fremduloj. La plej aŭdata lingvo sur la stratoj de niaj urboj estas la pola. Poloj troviĝas ĉie. En busoj kaj trajnoj kaj aliloke, uzantoj de poŝtelefonoj parolas pole, aŭ malpli ofte litove, latve aŭ ruse. Hispanaj studentoj kaj turistoj svarmas kaj babilas en la ĉefurbo, kaj al Babelo aldoniĝas la voĉoj de italaj kaj germanaj vizitantoj.

Rugbea lingvo

La franca aŭdiĝas precipe nur kiam rugbea teamo el Francio ludas ĉi tie, kaj ĝiaj adeptoj venas por apogi siajn samlandanojn. Alie, oni havas la impreson, ke tiu eleganta idiomo malaperis kiel la latina kaj la klasika greka.

Iam mi deĵoris kiel volontulo en foiro de edukaj organizaĵoj en la ĉefurbo. Grupo de ni, parolantoj de Esperanto, postenis ĉe budo kie ni provis informi la publikon pri la propedeŭtika valoro de la zamenhofa lingvo. Inter la homoj, kiuj vizitis nian budon, estis du junaj francinoj. Iom skeptike, ili faris kelkajn demandojn pri niaj motivoj, kaj mi respondis, ke unu el niaj celoj estas la protekto de endanĝeriĝintaj lingvoj per la uzado de internacia lingvo, nome Esperanto. Mi aldonis, ke eĉ la granda franca lingvo estas minacata pro la universaliĝo de la angla. La virinoj moketis mian aserton kaj insistis, ke la statuso de ilia lingvo estas sekura.

Koŝmaro

Ekde tiam ŝajnas al mi ke la grandegaj ŝanĝoj en la hodiaŭa mondo, kaj precipe en Eŭropo, montras ke tiuj francinoj trompis sin. Multege da anglaj vortoj kaj frazoj eniris la paroladon kaj eldonitajn tekstojn de la francoj, kaj estas evidente, ke iom post iom, en naciaj kaj internaciaj rondoj, la angla pli kaj pli anstataŭas ne nur la francan, sed ankaŭ la aliajn naciajn lingvojn.

La grava angla filozofo Bertrand Russell (1872-1970) asertas en sia verko The Scientific Outlook (La scienca perspektivo), ke en la estonteco la internacia lingvo estos aŭ Esperanto aŭ iu piĝina angla. Aktualaj disvolviĝoj indikas, ke la plej verŝajna opcio estos la dua. Iu bastarda mondangla ĵargono, tute ne la lingvaĵo de Ŝekspiro, jam disvastiĝas danke al la elektronikaj komunikiloj. Kio do estos la sorto de la franca? Kiom da idiomoj restos en la mondo? Oni atendas respondon. La perspektivo de unukultura mondo estas koŝmaro, ne utopio.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Frakasado igos Usonon energio-sendependa

Post la falo de la berlina muro, la leviĝo de Ĉinio kaj la araba printempo, la usona memsufiĉo pri energio ŝajnas anonci la venontan grandan geopolitikan movon en la moderna mondo.

La usona dependeco de la Persa Golfo por ĝia nafto estas konstanta ekde 1945 kaj tio sufiĉis por pravigi la superregan ĉeeston de Usono en tiu regiono. Post jardekoj da ekonomia stagnado nun malmultekosta fonto de energio krepuskas kiel la aŭroro de nova erao por la plej granda ekonomio de la mondo.

Sukcese aplikata teknologio

La kialo estas simpla. Usono havas vastajn deponejojn de skisto kaj natura gaso. Ili nun iĝis komerce ekspluateblaj dank' al la plibonigo de la jam ducentjara tekniko konata kiel frakasado. Ĝi konsistas el rompo de petromaso aŭ de tavolo sen relativa moviĝo de la disigitaj partoj per injekto de fluidaĵo en fendojn. Tio rezultigas la apartigon de la tavoloj nur sufiĉe por faciligi la elterigon de nafto aŭ gaso.

En Usono, skistogaso ne ekzistis je komerca skalo en 2004. Nun ĝi reprezentas 30 % de la merkato. Ekspluatado en kelkaj regionoj de la nord-orienta parto de la lando ŝanĝis la perspektivon pri estontaj energifontoj. Se ĉiuj konataj skistogasaj resursoj en norda Ameriko estos ekspluatataj, la produktado povus pli ol kvarobliĝi en la venontaj du jardekoj. Ĝi liverus pli ol duonon de la produktado de natura gaso en Usono en 2030.

La perspektivo pri memsufiĉo havas ekonomiajn gajnojn por Usono kaj rekte efikos en la laborkreado. Oni prognozas, ke frakasado probable ebligos la dungadon de 600 000 laboristoj ĝis la fino de la jardeko. Tiam Usono havos sufiĉe da gaso por konsumado dum la venontaj cent jaroj, kondiĉe ke la nuntempaj konsumkvantoj ne ŝanĝiĝos.

La arabaj monarkioj endanĝerigitaj

Estas malfacile prognozi la longdaŭrajn konsekvencojn por la resto de la mondo, sed estas probable, ke multaj landoj kies grava rolo dependas nur de la produktado de hidrokarbonoj havos sian mondan influon malfortiĝinta, se ne tute forviŝita. Tio inkluzivos la monarkiojn rezistintajn la araban printempon. Ilia pluekzisto dependis historie de la alta prezo de la nafto kaj de la subteno de kelkaj okcidentaj registaroj. Ambaŭ kondiĉoj estas nun sub ekzamenado, precipe ĉar la politiko en la Persa Golfo dum preskaŭ la tuta postmilita periodo dependis de la interesoj de Usono en la regiono.

La monarkioj de la Persa Golfo daŭris tiel longe ne pro ia speco de populara voĉdonado sed pro sia dependeco de ekstera subteno. Tiuj reĝimoj, kiuj jam frontas altan gradon de enlanda popolmobilizado, nun antaŭvidas neelteneblan premon, kaj ili ne povos elvivi sen la teknika avantaĝo de okcidentaj armiloj interŝanĝataj kontraŭ nafto.

Rusio estos la unua viktimo

La Persa Golfo ne estas la sola regiono kie la regantaj potencoj de la nafto estas en danĝero de diseriĝo. La plej granda malgajninto en tiu ludo plej verŝajne estos Rusio, reĝimo grandparte dependa de altaj energiprezoj kaj sen efektiva alternativa plano.

Rusio jam sentas la skuon de la nova gasepoko. Ĝi estas la plej endanĝerigita inter la nuntempaj naftoproduktantaj landoj pro la centra rolo de gaso por ĝia internacia reputacio kiel influhava potenco. La influo de Moskvo sur orienta kaj centra Eŭropo dependas de Gazprom, la rusa parte ŝtatregata kompanio, kiu uzas sian superregan pozicion por fiksi favorajn kondiĉojn proponante longdaŭrajn kontraktojn ligitajn al la variado de la naftoprezo.

Ĉar pli kaj pli el la likvigita natura gaso iam eksportata al Usono trovas nun sian vojon al aliaj okcidentaj merkatoj, la prezo de la gaso internacie malkroĉiĝas de la prezo de la nafto kaj eŭropanoj havas nun novajn eblojn elekti siajn fontojn, kiuj malaltigos la dependecon de unusola ĉefa vendanto.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kaptistoj kaptitaj

Marondoj martofinaj endanĝerigis la vivon de du 25-jaraĝaj fiŝkaptistoj el Vlora, havenurbo en suda Albanio. Ilia barko fendiĝis kaj tuj unu el la junuloj telefonis al hejmulino, kiu siavice kontaktis televido-stacion. La televido-stacio kontaktis la havenajn aŭtoritatojn. Du helikopteroj de la albana ministerio pri defendado vane serĉis la mankantajn fiŝkaptistojn en la golfo de Vlora.

La sekvan tagon tamen estis anoncite, ke la itala krozŝipo Costa Voyager trovis kaj savis la du fiŝkaptistojn. La ŝipo alterigis ilin ĉe la albana haveno Durrës, kie la pasaĝeroj ĝuis neatenditan tuttagan viziton en la urbo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Per klerigo, per klarigo

Post serio de rasismaj murdoj en Germanio oni denove provas malpermesi la Nacidemokratan Partion (NPD). Tion la registaro ne celas mem proponi antaŭ la federacia konstitucia kortumo (germane: Bundesverfassungsgericht), sed ĝi promesas subteni la klopodojn de la federaciaj landoj.

La prezidanto de la Libera Demokrata Partio (germane: Freie Demokratische Partei [FDP]), kaj ministro pri ekonomio, Philipp Rösler [filip resler] malakceptas la malpermeson de NPD, ĉar stulteco ne estas malpermesebla. Li pravas: stultecon oni ne povas malpermesi. Anstataŭe oni devus kontraŭstari tiun partion per klerigo kaj klarigo kaj per politikaj rimedoj.

Sed oni povas ankaŭ malhelpi ŝtatan subtenon de agado kaj varbado por tiu ĉi maltolerema kaj rasisma partio. En Germanio partio, kiu gajnis pli ol 0,5 % de la voĉoj (1 % ĉe landaj balotoj), ricevas ŝtatan monon kontraŭ ĉiu voĉo. Tio estis proksimume unu miliono da eŭroj post la federaciaj balotoj en 2009.

Krome, kiam komunumoj malpermesas manifestaciojn ktp de tiu ĉi partio, kortumoj kutime devas tamen permesi pro koncernaj leĝoj.

Proceso

Ĝuste en ĉi tiu tempo kortumo (germane: Oberlandesgericht) en Bavario preparas proceson kontraŭ la Nacisocialisma Subtera Movado (germane: Nationalsozialistischer Untergrund [NSU]). Ĝi respondecis pri la murdo de dek homoj, inter ili ok turkdevenaj (vidu MONATO 2012/10, p. 14).

Kompreneble la intereso gazetara kaj publika estas granda. Bedaŭrinde eĉ ne unu turka gazeto gajnis unu el la 50 ĵurnalistaj sidlokoj en la kortuma salono. Malgraŭ protestoj la juĝistoj restis rigidaj kaj ne allasis la turkan gazetaron. Ankaŭ la ambasadoro de Turkio en Berlino Hüseyin Avni Karslioğlu ne ricevis lokon rezervitan.

La turka registaro akre protestis. La turka vicprezidanto Bekir Bozdağ tial dubas pri la sendependeco kaj neŭtraleco de la kortumo. Li sin demandis, kion la juĝistoj timas, se ĉeestus reprezentantoj de Turkio. La gazeto Today's Zaman komentis, ke la kortumo montras protektan sintenon kontraŭ rasistoj kaj dekstrekstremistoj en Germanio.

Manifestacio

Kutime en multaj urboj en Germanio tradicie okazas dum pasko manifestacioj por monda paco. En Augsburg tamen novnazia organizaĵo Aŭgsburga Alianco/Nacia Opozicio anoncis manifestacion samtempan antaŭ la urba teatro. Pli ol 100 porpacaj manifestaciantoj tien iris por protesti kontraŭ 15 novnazioj. Ĉeestis ankaŭ policanoj.

Neatendite venis grupo de piedpilkfanatikuloj el Hannover, kies teamo ĵus ludis en Augsburg. Erare kredante, ke temas pri „malamikaj” fanatikuloj, kelkaj atakis. La apudaj policistoj sin ĵetis kontraŭ la atakantoj, uzis piproŝprucilon kaj malebligis batalon. Tri atakintoj estis arestitaj.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Oro blanka

Ĉiu geografia regiono havas sian tipan nacian manĝaĵon. La slovakoj ŝatas muelitan ŝaffromaĝon, kiun en 2008 la Eŭropa Komisiono enskribis en registron de protektataj geografiaj indikoj.

Muelita ŝaffromaĝo nomiĝas slovake bryndza, ankaŭ ĉeĥe kaj pole bryndza, hungare juhtúró kaj romae brindza, bakrani mľazga, kerko ťiral. Ĝi estas la plej malnova fromaĝista produktaĵo de Slovakio.

Hakita

Bryndza aperis en la teritorio de la nuntempa norda Slovakio, kiam en la 15a jarcento ĝin alportis nomadaj ŝafpaŝtistoj el Rumanio. Ilia originala bryndza estis tre malmola, devis esti hakita kaj ne konvenis al rekta konsumado.

La nuntempa bryndza estas slovaka nutraĵpatentaĵo, kiun inventis Ján Pagáč [jan pagaĉ]. En 1787 li establis la unuan slovakan etkomercan firmaon por produkti muelitan ŝaffromaĝon en la urbeto Detva, ĉ. 220 km oriente de la ĉefurbo Bratislavo.

Knedita

La slovaka bryndza estas mola, knedita kaj salita ŝaffromaĝo, iomete simila al kazeo. La baza kondiĉo de produktado estas kvalita ŝaflakto ekskluzive el montaraj regionoj. Pli frue necesis kazeigi la dolĉan ŝaflakton.

Ĉi tiu krudmaterialo devas malrapide sekiĝi. Tiel estiĝas ŝafa bulfromaĝo, kiu devas iom post iom maturiĝi ĉe temperaturo je 20°C en fromaĝistaj bankuvoj. Poste oni devas forigi la supran kruston, elpremi la superfluan likvon (t. n. selakton) kaj dispisti je pecetoj. Tiu ĉi substanco devas salumiĝi kaj disfrotiĝi en cilindraj mueliloj. Finfine la bryndza estas farita.

Pikanta

La gusto de freŝa bryndza estas milde pikanta kaj sala. Ĝi havas iom grajnan strukturon kaj samtempe devas enhavi minimume 50 % da ŝaffromaĝo en sekaĵo.

Ekde la 18a jarcento slovaka bryndza estas eksportata al la teritorioj de la nuntempaj Hungario, Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Germanio, kie ĝi estis konata sub la nomo Brinsa, Brimsen, Brimsenkäse. Krom la slovaka, muelita ŝaffromaĝo estas produktata ankaŭ en Rumanio (brânză), Ukrainio (ovecxij sir) kaj en Pollando (bryndza podhalańska)

Nesaturitaj

Bryndza enhavas vastan gamon da mikroorganismoj, kiujn konfirmis Codex Alimentarius Austriacus en 1917. Krom la altkvalitaj proteinoj ĝi entenas mineralojn, vitaminojn B kaj nesaturitajn grasojn de la grupo omego 6.

Esploroj indikas, ke laktobakterioj favore influas la imunsistemon kaj reguligas la sangopremon. Kredeble, tamen, la pozitivajn kvalitojn havas nur la tradicia bryndza, fabrikita el kruda nepasteŭrizita ŝaflakto. Pro tio oni nomas ĝin oro blanka.

Kuirita

Bryndza havas vastan uzon en slovakaj kuirejoj. Oni povas ĝin manĝi en kruda stato, baki stangetojn, kuiri supon (popole slovake demikát), prepari pastopoŝojn, surpanaĵon (popole šmirkáš, el la germana Schmierkäse).

La plej tipa nacia slovaka manĝaĵo estas ŝaffromaĝaj nokoj (slovake bryndzové halušky, faritaj el terpoma pasto kaj kuiritaj en akvo, al kiuj oni kutime aldonas rostitajn lardopecojn trinkante acidan lakton, buterselakton (slovake cmar) aŭ kuiritan ŝafselakton (slovake žinčica).

Cetere, ĉiujare la slovaka vilaĝeto Terchová (norda Slovakio) organizas mondan ĉampionadon en kuirado kaj konsumado de ŝaffromaĝaj nokoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mankas vartejoj

En Tokio aperis en tri kvartalo-oficejoj patrinoj kun beboĉaretoj. Ili kuniĝis per la socia retejo Twitter por atentigi pri manko de infanvartejoj.

Kvankam malmultiĝas bebnaskoj en Japanio, mankas infanvartejoj precipe en la grandaj urboj. Pro ekonomiaj cirkonstancoj multaj patrinoj devas labori, konfidante siajn infanojn al vartejoj, kiuj do gravas.

Tamen laŭ oficialaj statistikoj atendas vartejo-lokojn preskaŭ 25 000 infanoj tra la tuta Japanio. Aldonu la nombron de infanoj, kies patrinoj jam kontraŭvole forlasis sian laboron pro manko de vartejo, kaj eble entute atendas 850 000.

Antaŭ gravediĝo

Tial multaj junaj geedzoj, ambaŭ laborantaj, kaj antaŭvidantaj la problemon, komencas serĉi infanvartejon ne nur post gravediĝo, sed ankaŭ dum la beboplanado. Iuj eĉ translokiĝas al alia urbo, kie ili povas pli facile trovi vartejon.

Ĉi-printempe tri kvartaloj en Tokio rifuzis la postulon de pli ol 3 000 patrinoj pri infanvartejo. La patrinoj ekplendis, kaj unu el la kvartaloj promesis multigi la infanvartejojn, sed la du aliaj rifuzis.

Gravas la situacio de tiuj ĉi patrinoj. En Japanio, ĝenerale, kiam patrino kun infano vizitas laborperan oficejon, la oficisto postulas, ke ŝi komence trovu infanvartejon. Kiam la patrino vizitas infanvartejon, ŝi trovas, ke mankas lokoj.

Komunumoj

La patrinoj kritikas la politikon kaj de la registaro kaj de la lokaj administracioj. Ambaŭ, kalkulante, ke malmultiĝas la nombro de infanoj, malvolas elspezi por novaj vartejoj. Tamen laŭ la japana leĝaro respondecas la aŭtonomaj komunumoj pri infanvartejoj. La nuna situacio estas kontraŭleĝa.

En Japanio, eĉ hodiaŭ, ne plene akcepteblas eksterhejma laboro de patrino. Japanaj politikistoj, ĉefe konservativaj, pruveble ne sincere klopodas pretigi infanvartejojn. Ili kaŝe-malkaŝe opinias, ke infano estu hejme zorgata de la patrino, kiu rezignu pri sia profesio.

Japanio, ŝajne, estas moderne evoluinta lando, sed efektive homaj aŭ laboraj rajtoj de virinoj ne estas alte taksataj. Junaj geedzoj, ambaŭ laborantaj, ofte rezignas havi plurajn infanojn pro la malfacilo trovi infanvartejon. En tiu situacio la manko de vartejoj vekas plian malmultiĝon de infanoj kaj siavice eĉ ŝrumpon de la japana popolo.

KAWAI Yuka

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bieroj supren, vinoj malsupren

Italio: ĉu ankoraŭ priskribinda kiel unu el la patrujoj de bona vino? La respondo estas ĉi-momente jesa, kvankam kun iom da maltrankviligaj aŭ paradoksaj signaloj kadre de la vin-produkta sektoro.

El freŝa statistiko konstateblas, ke konsumado de vino flanke de italoj daŭre malaltiĝas. En 2012 ili trinkis malplej da vino (22,6 milionojn da litroj) ekde la jaro 1865, kiam tiu ĉi mediteranea lando ĵus fariĝis unueca ŝtato.

Ĉi tiu donitaĵo, kiu rigardas la absolutan, do suman konsumon de vino, estas des pli signifoplena, se oni konsideras ke, kompare kun 1865, la loĝantaro pliiĝis je 50 % kaj la mezuma enspezaro 20-obliĝis. Ŝajnas do, ke io vere ŝanĝiĝas en la lokulaj preferoj.

Populareco

La kialo estas serĉenda en pluraj faktoroj. Ĉu prave, ĉu malprave, italaj kuracistoj nuntempe malkonsilas al pacientoj trinki vinon por eviti sanproblemojn. Kulpas ankaŭ plia konsumado de biero, kies populareco senĉese kreskas, precipe inter la poliglota, senlabora, eksterlanden vojaĝema kaj pli-malpli „tutmondiĝinta” (angle globalized) junularo.

Ne hazarde kaj iom paradokse ĉi-jare biero partoprenis unuafoje eĉ la vin-eventon Vinitaly, okazantan en la urbo Verona.

Reekvilibrigo

Estas aliflanke interese rimarki, ke en la tuta mondo oni konstatas ĝeneralan reekvilibrigon koncerne alkoholon. Landoj kiel Usono, kie oni tradicie preferis bieron al vino, nun ŝajnas sin turni al vino. Precize la malo okazas en historie vintrinkemaj eŭropaj landoj (Italio, Grekio, Hispanio, eble escepte nur de Francio, kiu ankoraŭ ne ŝajnas tiom tuŝita de la fenomeno).

Spite al tia enlanda perdo de populareco, konsola por la vinproduktantoj estas la fakto, ke plialtiĝis eksporto de itala vino al aliaj landoj (Kanado +11 %, Britio +5 %, Germanio +4 %, Ĉinio +17 %). Tio igas la malkreskon de vinkonsumado en Italio malpli rimarkebla.

Abstinuloj

Laŭ statistiko de la organizaĵo Coldiretti, italoj jam konsumas individue malpli ol 40 litrojn da vino jare. Triono de la italoj trinkas nuntempe nur ĉe apartaj, gravaj okazoj. Iom malpli ol triono postulas ĉiutage vinon ĉetable (kio iam estis tre kutima), dum 6 % estas abstinuloj kaj tute rifuzas vinon.

La vinindustrio do spertas notindan krizon rilate enlandan konsumadon (eble ankaŭ pro la ekonomia krizo), favore al biero aŭ al abstinado. Paradokse ĝi spertas kontraŭpezan kreskon koncerne eksportadon eksterlanden.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Hundo ĉe la fundo

Morton, timon kaj paralizon de trafiko kaŭzis en la centro de Torino, Italio, la malmult-sekunda malatento de 77-jara virino. Kiam alia veturilo koliziis kun ŝia, ŝi haltis, eliris el la aŭto por kontroli la damaĝon kaj konstatis, ke tiu ne gravas.

Tamen ŝia kontento baldaŭ fariĝis angoro, kiam la aŭto, en kiu vojaĝis du pasaĝeroj, ekmoviĝis malantaŭen. La kialo? Deklivo kaj la fakto, ke la sinjorino forgesis funkciigi manbremson.

Sekvis paniko. La aŭto nehaltigeblis kaj ruliĝis ĝis la rivero Pado (la ĉefa fluanta en Italio). Pro manko de muro aŭ alia barilo la aŭto, kun siaj pasaĝeroj, eniris la akvon kaj malrapide sinkis.

Fenestro

Unu el la pasaĝeroj sukcesis lastmomente elsalti el la aŭto, savante sian vivon kaj baldaŭ retrovante la ŝokitan ŝoforinon. Feliĉe tiu estis lasinta la fenestron malfermita. Tio tamen ne ebligis al la cetera pasaĝero, okupanta la malantaŭan sidlokon, forsaviĝi. Tiu restis ene kaj dronis.

Bona noto, kiu eble malpliigos la perturbon kaj koleron de la legantaro, estas, ke la du pasaĝeroj estis hundoj, feliĉe ne genepoj de la maljunulino.

Diskrecio

Tamen tuj rekomenciĝis polemikoj pri la maksimuma aĝo, je kiu en Italio oni rajtas stiri. Tiu aktuale ne estas leĝe fiksita, sed lasita al la diskrecio de kuracistoj, kiam temas pri tiuj, kiuj volas renovigi sian stirpermesilon.

Lastatempe oni plendis pri la rifuzo – fare de konscienca medicinisto – renovigi la stirpermesilon de Margherita Hack, tre ŝatata astrofizikistino, en bona sankondiĉo, sed 90-jara.

Ŝajnas, tamen, post ĉi tiu epizodo, ke maljunaj stiristoj devos akcepti la ideon uzi buson aŭ taksion por la bono de ĉiuj (inkluzive de siaj senkulpaj bestoj).

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skanado ĝena kaj kancerogena

La sekurec-skaniloj en la flughavenoj devus esti sendanĝeraj por homoj, sed inter iliaj efikoj kaŝiĝas ia risko pri kancero. Tion konstatis medicinistoj enkadre de la 25a Eŭropa Kongreso pri Radiologio, freŝe okazinta en Vieno.

Malgraŭ tio, ke jam pasis du jaroj, ekde kiam la tiel nomataj tutkorpaj skaniloj, fojfoje nomataj „nudigaj” skaniloj fare de la amasa gazetaro, estis starigitaj en multaj flughavenoj, la intereso pri ili estas ankoraŭ granda. Ekzistas du specoj de tutkorpaj skaniloj: retroradio-skaniloj, kiuj uzas ikso-radiojn, kaj mikroondaj skaniloj.

La unuaj tutkorpaj skaniloj, funkciantaj per rentgena radiado, estas utiligataj en flughavenoj por malkovri suspektindajn objektojn, kiuj estas transportataj de pasaĝeroj. La tekniko ĉeesta en ili estas bazita sur joniga radiado, kiu trovas aplikon en medicino kaj scienco. Tiaj ĉi skaniloj retroradias fotonojn. Ilia ekipaĵo konsistas el du ikso-radiaj tuboj: temas pri kolimatiloj kaj detektiloj de ambaŭ flankoj de ĉiu (plejofte pri tio nekonscia) pasaĝero. La detektiloj malkovras fotonojn, retroradiatajn de la korpo, kaj la skanilo montras bildojn de la antaŭa kaj malantaŭa partoj de ies korpo.

Mikroondaj skaniloj, male, uzas radioondojn je milimetra longeco, kiuj enpenetras la vestojn kaj havas sufiĉe mallongajn ondojn por vidigi malgrandajn kaŝitajn objektojn.

Flugalteco

La dozo de radiado por pasaĝeroj rezulte de iksoradio-skanado estas proksimume 0,05-0,10 mikrosivertoj, kio egalas al malpli ol duminuta flugo ene de aviadilo je flugalteco. Tion asertas doktoro Peter Vock, fakulo pri radioprotekto ĉe la universitata hospitalo de Berno, en Svisio. Ekzemple unu flughoro egalas 40 ĝis 80 retroradio-skanojn; radiografaĵo de la torako egalas 1000–2000 skanojn, dum komputila tomografio 50 000–100 000 iksradiajn skanojn. Tamen, konsiderante la nombron de skanaĵoj jare – proksimume unu miliardo en Usono – ja ekzistas probablo, ke 15 personoj povus malsaniĝi pro kancero sekve de la iksradiaj skanoj. Tion opinias doktoro Ioannis Damilakis, profesoro ĉe la departemento pri medicina fiziko de la universitato de Kreto, en Grekio.

Infanoj

Taŭgas sin demandi ankaŭ pri la efikoj de retroradio-skaniloj por infanoj kaj beboj, kiuj estas multe pli sensivaj je radiado ol plenkreskuloj. Ankaŭ ne estas konate, kiamaniere la diversaj homaj organoj estas tuŝataj, laŭ Damilakis. Se estus aplikata la principo pri laŭeble plej malalta atingebla radiado, tio signifas, ke la radiado devus esti evitata, aŭ ke ties kvanto devus esti plejeble malalta. Tio gravas por prijuĝi la riskon kaj utilon de la retroradio-skaniloj.

Armiloj

„Per la malalt-energiaj iksoradioj uzataj en la retroradio-skaniloj, la rezultoj estas bonaj por la vidigo de objektoj kiel armiloj ĉe ies korpo”, diris Vock. Tiu metodo estas malpli efika, tamen, por vidigi objektojn situantajn en kavaĵoj de la korpo. Oni povas alivorte preteratenti objektojn ĉe la korpo-supraĵo. Konsiderante, ke la retroradio-skaniloj ne vidigas ĉion, kvankam portante relative grandan riskon pri kancero ĉe refoja elmetiĝo, EU antaŭ nelonge forigis ilin de uzado.

Privata sfero

Multaj pasaĝeroj maltrankvilas ege pli multe pro la malrespekto de ilia privata sfero ol pro la ricevata radiodozo. La korpo-skaniloj kapablas fari detalajn bildojn de la korposupraĵo kaj tial oni supozas, ke tiamaniere oni faras ankaŭ „nudajn bildojn”. Por malebligi misuzon, ne estas vid-kontakto inter la pasaĝeroj kaj la prilaborantaj oficistoj; la bildoj ne estas konservataj; estas instalitaj filtriloj, kiuj forigas rekoneblajn korpopartojn, kaj ofte la tuta analizo estas efektivigata per komputilaj programoj.

Palpado

Tiuj timoj, kaj ankaŭ la relative longa (laŭ la fakuloj) skan-daŭro, instigis la Transport-Sekurecan Administracion (TSA) en Usono transiri de retroradio-skaniloj al tiaj, kiuj funkcias sur mikroonda bazo. Tamen en malpli frekventataj flughavenoj ankoraŭ estas uzataj la malnovaj aparatoj. Tie la pasaĝeroj havas tamen la eblon sin elmeti al kutima sekurec-kontrolo per metal-detektiloj kaj palpado.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forpasis la (in)fera sinjorino

Dum la 80aj kaj komence de la 90aj jaroj unu el la plej oftaj nomoj en MONATO en politikaj raportoj el Britio estis tiu de la tiama ĉefministro, Margaret Thatcher. La plej longe deĵoranta brita ĉefministro de la 20a jarcento (11 jaroj, inter 1979 kaj 1990) eĉ ricevis inter la konvencioj de MONATO propran prononc-indikon [mágaret faĉe], cetere ankoraŭ konvencie konservata.

Opinioj diverĝis, tamen, tiom pri la prononcado de „Thatcher” (kelkaj MONATO-kunlaborintoj preferis komencan t anstataŭ f, sed verdire nek unu nek alia kaptas la anglan th), kiom pri la t.n. fera sinjorino mem. Tiel postmorte kiel dumvive Thatcher ankoraŭ polusigas opiniojn. Do nepras du nekrologaj vidpunktoj ... tiel ke eble ie en la mezo kuŝas la vero.

Margaret Thatcher (1925-2013)

Forpasis la plej sukcesa brita ĉefministro de la 20a jarcento krom Churchill – virino, kiu formis la fundamenton de la hodiaŭa Britio.

En 1979 Margaret Thatcher heredis ekonomion stagnan kaj sterilan, en kiu ĉiujare centmiloj da labortagoj perdiĝis pro la fiagoj de strikantaj sindikatanoj. Proprainiciate ŝi ekbatalis kontraŭ la ekscesa kaj korupta sindikata povo kaj sukcese frakasis unu el la plej potencaj sindikatoj – tiun de la karboministoj.

Fermigante la minejojn, kaj antaŭenigante nuklean povon, Thatcher draste reduktis la nombron de ministoj kaj tiel rompis la sindikaton. Samtempe ŝi enkondukis leĝojn por malfaciligi strikojn. Ŝi tute prave rifuzis subvencii tradiciajn kaj ne plu profitodonajn manufakturajn industriojn.

Eble ŝia plej granda sukceso koncernis privatigon de monopolaj ŝtataj industrioj. En 1979 oni atendis semajnojn por ricevi telefon-konekton. Kiam la ŝtataj monolitoj estis dispecigitaj kaj disvenditaj al pli rendimentaj privataj kompanioj, floris la sektoroj komunikaj, gasaj, elektraj.

Notindas, ke multaj eksterlandaj ŝtatoj, vidante la sukceson de privatigo, sekvis la ekzemplon de Thatcher. Krome, malgraŭ tio, ke ŝi subtenis la principojn de Eŭropa Unio, ŝi tamen en Bruselo ĉiam „batalis por Britio”.

Tiamaniere ŝi refierigis popolon deprimitan kaj devojiĝintan kaj remetis la „grandan” en la koncepto Granda Britio. Tio evidentis plej klare dum la t.n. falklanda konflikto, kiam ŝi rifuzis submetiĝi al invado de brita teritorio fare de argentinaj trupoj.

Ŝi plene meritas pompan ŝtatan funebran ceremonion.

Margaret Thatcher (1925-2013)

Forpasis unu el la plej katastrofaj ĉefministroj en la historio de Britio – virino, kiu frakasis la britan ekonomion, favorante privatan profiton anstataŭ publikan prosperon.

Detruante la sindikatojn, Margaret Thatcher perdigis dum la recesio de 1979-81 du milionojn da laborlokoj. Ĝis la jaro 1983 falis manufakturado en Britio je 30 %. Dum la sekvaj jardekoj neniam resaniĝis la ekonomio.

Vaporiĝis por ĉiam la kvalifikoj de milionoj da homoj, devigitaj – se bonŝancaj – trovi laboron en la malpli bone salajrata t.n. servo-sektoro. Tiuj homoj, eskapinte el la ruinoj de la brita ekonomio, provis sin savi antaŭ najbaro, iama kolego: homo turnis sin kontraŭ homo.

Do, forbalainte tradiciajn industriajn komunumojn, Thatcher detruis nociojn pri la „socio”. Ne plu gravas urbo aŭ vilaĝo: gravas la propra hejmo, plena je importitaj televidoj, lavmaŝinoj, komputiloj, kiujn Britio apenaŭ plu produktas, parte pro manko de industria kapablo.

La lando, danke al Thatcher, fariĝis pli mi-isma, memcentra, monavida. Britio disdividiĝis inter havuloj kaj nehavuloj, parolantaj malsaman ekonomian lingvon. La iaman sindikatan baronaron anstataŭis eĉ pli insida, la bankista, la entreprenista, grasiĝanta pro iamaj ŝtataj, nun privataj kontraktoj. Profitojn ili faras ne pro bonaj servoj sed pro malbonaj salajroj pagataj al ekspluatataj laboristoj.

Jen la testamento de Margaret Thatcher, kiu hontinde malpaciĝis kun amikoj kaj en Eŭropo kaj en suda Ameriko. La ŝtato ne pagu funebran ceremonion. Organizu ĝin privata firmao, laŭ plej malalta prezo. Jen taŭga adiaŭo por infera sinjorino.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krizo de memfido

La ĉefaj demokratiaj ŝtatoj en la mondo spertas krizon de memfido. En 2013 tiu krizo pliintensiĝos precipe en Usono, Eŭropa Unio, Japanio kaj Barato, landoj batalantaj kontraŭ diversaj problemoj.

Oni povas trovi spurojn de tiu problemo en la financa krizo en 2007-08. Okcidentaj demokratioj ankoraŭ baraktas kontraŭ amasiĝantaj ŝuldoj, deficitoj kaj malrapida ekonomia kresko. Troa fido al libera entreprenemo dum la 20 jaroj, kiuj sekvis la falon de la berlina muro, komencis ŝanceliĝi. Anstataŭe oni debatas pri politikaj sistemoj, kiuj ŝajnas nekapablaj reagi al la severaj ekonomiaj problemoj.

En Usono politiko ne baldaŭ moviĝos en iun ajn direkton. Kvankam usonaj politikistoj ŝatas pretendi, ke ili favoras kunlaboron inter la du partioj, tamen la realo estas, ke la kongresa politika debato fariĝis pli akra kaj ideologia. Politikistoj ĉiam pli malfacile kompromisas trans la partiajn principojn.

Falanta

Dum 2013 Usono strebos por formi koherajn politikajn programojn kaj por revigligi ekonomian kreskon kaj pritrakti la nacian ŝuldon. La negativa rezulto kondukos al falanta publika fido ĝis alarmaj niveloj.

La etoso en Eŭropo ankoraŭ estos pesimisma. Nur la interveno de la Eŭropa Centra Banko povos evitigi la disfalon de la komuna valuto (eŭro). La ĉefaj ekonomiaj fortoj de Eŭropo ankoraŭ alfrontos problemojn. Francio, Britio kaj Germanio suferos recesion dum 2013. Intertempe, Italio kaj Hispanio baraktos kontraŭ rigoraj ŝpar-programoj.

La eŭropa krizo etendiĝos de ekonomio al politiko. Klopodoj por akceptigi monan kaj politikan unuiĝon per kreado de pli granda eŭrop-unia buĝeto kaj kun firma regado super naciaj fiskaj politikoj metos la politikistojn sub la lupeon de la publika opinio. Tio okazos precipe en landoj kun kreskanta malinklino al eŭropa integriĝo.

Kolapsinta

Multaj okcidentaj politikistoj studis la situacion de Japanio, kie la kolapsinta financa kreskego portis du jardekojn da malrapida ekonomia disvolviĝo kaj pliiĝantan publikan ŝuldon. Dum tiu periodo en Japanio sin sekvis reformemaj politikistoj, el kiuj ĉiuj fiaskis, serĉante solvon de la fundamentaj problemoj de la lando. Ĉi tiu modelo deprima daŭros dum 2013.

Barato ŝatas fanfaroni pri la grandeco de sia demokratio kiel la plej granda en la mondo, sed malŝatas la neglektojn de siaj politikistoj. En 2012 la kresko de la malneta enlanda produkto (MEP) estis nur 6 % en lando aspiranta duciferan kreskon.

Kolero kontraŭ korupto pliintensiĝas. Tamen en 2013 Barato probable estos la plej sukcesa inter la ambiciaj demokratioj en la progresigo de ekonomiaj reformoj.

Floranta

Mezoriento, konsiderata granda espero por tutmonda demokratio sekve de la araba printempo, portas por 2013 neklaran mesaĝon. Ekonomiaj problemoj, floranta perforto kaj ribelantaj islamaj aktivistoj en Egipto, Libio kaj Tunizio revigligos la diskuton pri tio, ĉu la regiono jam pretas por demokratia vivo.

En la sinsekvo de okazoj de la jaroj 1930aj kaj ne tre intense dum la 1970aj la mondaj demokratioj perdis sian memfidon, aŭtokrataj alternativaj reĝimoj gajnis prestiĝon. Tio tamen tre malverŝajne reokazos en 2013, ĉar ankaŭ la du plej aŭtokrataj potencoj en la mondo frontas kreskantajn problemojn.

En Rusio, konsiderata de kelkaj duondemokratio, la registaro alfrontas, almenaŭ en la grandaj urboj, popolajn protestojn, kiuj rifuzas formorti. Dume, nova ĉina gvidantaro enposteniĝis, sed nur post rekta grupinterna batalado en la pinto de la komunista partio. Tio siavice evidentigis la nestabilecon, obskurecon kaj mankon de legitimeco de la ĉina politika sistemo.

Resume, kvankam la mondaj ĉefaj demokratioj suferos denove malfacilan jaron dum 2013, tamen ili ankoraŭ blufos pri siaj interna stabileco kaj ekstera legitimeco, kiuj kaŭzos envion al la aŭtokratoj en Pekino kaj Moskvo.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Celebri ilin kune (2)

Mi kunsentas kun ĉiuj, kiuj estis viktimoj de iu ajn fiago, sendepende de tio ĉu individue, grupe aŭ ŝtate kaŭzita. Same mi kunsentas kun la supervivintaj familianoj de la genocidaj viktimoj. Veras, ke multaj emas prisilenti genocidojn, inkluzive ŝtatojn, eĉ kiam ili okazis en relative fora pasinto.

La plej konata kazo estas tiu de Turkio, kiu eĉ leĝe altrudas la prisilenton de la armena genocido, kiun ĝi ekigis antaŭ preskaŭ 100 jaroj kaj por kies plenumo la turkoj plejparte utiligis siajn kurdajn subulojn siavice multjarcentajn viktimojn de la turka imperiismo. Tiu genocido kostis la vivon al inter 1,5 kaj 2 milionoj da homoj.

Pli terura ol la prisilento de evento, kiu okazis antaŭ jarcento, estas almenaŭ la komenca „pretervido” kaj la bedaŭrinda paraliza nereago de la mondo, kiun ni atestis dum niaj vivoj rilate al la genocidoj en Ruando kaj Bosnio, kiuj kostis la vivon respektive al proksimume unu miliono kaj kvaronmiliono da homoj.

Al tio oni povas aldoni la daŭran menci-eviton, ke ne ekzistis nur genocido de judoj kaj ciganoj fare de la nazioj, sed ankaŭ tiu de samseksemuloj. Francaj asocioj de deportitoj longe ne permesadis la partoprenon de siaj samseksamaj kolegoj en memoraj ceremonioj. Do, ni celebru ilin kune, sed ĉiujn!

Neven KOVAČIĆ
Kroatio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Neven Kovačić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Interkonsento sed ne ĉiu konsentas

Dek kvar jarojn post la milito en Kosovo, kaj kvin jarojn post la proklamo de ĝia sendependeco, la internacia komunumo (Eŭropa Unio kaj Usono) serioze ekklopodis por reguligi la rilatojn inter la nova ŝtato kaj Serbio.

Tamen necesis vico da kunsidoj, ĝis oni finfine atingis interkonsenton. Temas pri normaligo de la politika vivo en la nordo de Kosovo, kie loĝas etnaj serboj, kaj kie funkcias tri municipoj sub la regado de la serba registaro.

Decidite estas fondi asocion de serbaj municipoj en Kosovo kun ampleksaj rajtoj kaj povoj kadre de la ŝtato Kosovo kaj sub la regado de trupoj interalie de NATO.

Parlamentoj

La ĉefministroj kaj de Kosovo kaj de Serbio trankviligis siajn civitanojn pri la interkonsento, kiun verŝajne ratifos la parlamentoj de ambaŭ landoj.

Tamen kelkaj politikistoj serbaj ankoraŭ deklaras, ke Serbio neniam akceptos sendependan Kosovon. La albana opozicia partio Memdecido taksas la interkonsenton tro malfavora al Kosovo.

En Beogrado, la ĉefurbo de Serbio, centoj da junuloj protestis kontraŭ sia registaro rilate la interkonsenton. Ĝenerale, tamen, oni esperas, ke la interkonsento ebenigos la vojon de ambaŭ landoj al aliĝo al EU.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Toter Lehrer, guter Lehrer

Morta instruisto, bona instruisto, tiel nomiĝas ĵus aperinta germanlingva psikologia krimromano plume de Thorsten Sueße. Sed kial recenzi ĝin tie ĉi en esperantlingva revuo? Nu, ĉar estas sufiĉe malofte, ke libro celanta pure germanlingvan legantaron rakonte ĉefroligas Esperanton.

La afero okazas en la hodiaŭa Hanovro, en norda Germanio, kaj la verkinto liveras ĉi-epokan tensiplenan intrigon. La aŭtoro tamen malvolvas sian rakontofadenon ne linie, do la fluo de la eventoj iomete malfluas, saltante tien kaj reen, de loko al loko, de dato al dato. Tio iam kaj iam ĝenas.

La lingvaĵo de tiu ĉi krimromano – germanlingva – certe ne estus iel ajn priskribebla kiel beletra. Ĝi estas relative simpla, verdire iomete tro simpla. Aldone la libro estas skribita en estanta tempo, do „mi diras”, „mi vidas” ktp.

Ne-beletreco

Tio impresas iomete nekutime kaj eĉ primitive. Verdire la lingvaĵo estas neniel alloga kaj nenie oni trovas frazon frapantan pro poezia belo aŭ lingva lerto. Sed tiu ĝenerala ne-beletreco havas menciindan avantaĝon. Ĉiu progresinto pri la germana lingvo kapablos sen granda peno legi la romanon.

La stilo estas ankaŭ alifacete kritikinda. Ŝajnas, ke la aŭtoro konfuzas romantaŭgan beletran priskribon de scenejo kun ties ĝisgurde detale preciza priskribo. Ofte longaj litanioj de hanovraj stratnomoj liveras la solan enhavon de alineo. Jen esperantigita ekzemplo:

„Anna veturas ... de Hanovro-Lindeno per la okcidenta rapidvojo kaj la B3 al Hemingo. ... Laŭ rekta vojo Anna trapasas la kvartalon Hemingo-Vesterfeldo, preterpasas dekstraflanke la naturprotektan terenon Sunderno kaj atingas fine la hemingan kvartalon Arnumo, kiu iam elkreskis ringe ĉirkaŭ la B3. En la suda duono de Arnumo ŝi turnas sin en la Hidestorfan Straton. Preskaŭ atinginte jam la urbetan limon, ŝi tiam turnas sin maldekstren en la Platanovojon.”

Stratomanio

Sed kadre de la krimromano la nomoj de la stratoj, de la kvartaloj, de la butikoj, kontoroj kaj kafejoj havas neniun signifon por la intrigo. Cetere al la stratomanio aldoniĝas iugrada datomanio. Ĉiu dua ĉapitro komenciĝas per datindiko.

En la libro pluraj esperantistoj ĉefrolas. Aparte de la fakto, ke flanke la kutimaj kliŝoj kaj plej popularaj mitoj niaj menciiĝas, eĉ la laŭlegenda dumilioneco de la parolantaro, tiuj fikciaj esperantistoj sufiĉe absurde kaj bedaŭrinde tre nekredeble regule alparolas germanojn en Esperanto.

Same tiuj fikciuloj grafitiigas mesaĝojn celantajn informi la germanlingvan publikon pri io, tamen denove en Esperanto. Ne tre surprize, ke la alparolitaj germanoj ne komprenas kaj ĉiam devas konsulti Esperanto-instruistinon pri la esperantaĵoj.

Fantaziaĵo

Laŭ la romano ĉiuj ĉi esperantistoj parolas sian lingvon perfekte, pensas en Esperanto kaj dum psika krizo aŭ sub streĉo uzas nur Esperanton por alparoli aŭ alkrii sian ĉirkaŭularon. Ĉe tio la Esperanto-grupoj konsistas ĉefe el homoj aĝantaj inter 20 kaj 30 jarojn. Kia bela fantaziaĵo! Parenteze, eternaj komencantoj romane ne menciiĝas.

Bedaŭrinde tiu ĉi priskribita esperantista lingvo-elito iam kaj iam misas en sia klopodo paroli Esperanton. Jen kelkaj citaĵoj de tia fikcia elitano:

Mi komprenas al vi.” (Supozeble – mi komprenas vin.)

Mi ne volas interparoli kun vi, ĉar vi ne havas mian nivelon. Mi malamegas kuracistoj kiel vi.” (Vivu la akuzativon!)

Mockie, vi estas la plej bona sekretario en Germanio.” (Temas pri germana „Sekretärin”, do virino, kiu en Esperanto subite viriĝas.)

Ĉiuj tri supraj esperantaj frazoj estas uzataj por alparoli ne-esperantiston, aŭ almenaŭ supozatan ne-esperantiston. Sufiĉe malprobabla konduto de iuj esperantistoj, kiuj normalmonde ne malofte hezitas alparoli eĉ siajn samlandajn grupanojn en Esperanto.

Komencanto

La tuta verko estas spicita per esperantaj frazoj. Por la germanlingva leganto la aŭtoro tradukas la uzitan esperantaĵon, tamen ne sufiĉe precize. La rezultanta germana vorto estas evidente tio, kion la aŭtoro prae celis. Alivorte, la germana versio ĝustas, la esperanta, bedaŭrinde, iam kaj iam malpli. La aŭtoro estas rilate al Esperanto evidente komencanto.

Plej ofte temas pri kolere kriita insulto. Menciindas, ke praktike ĉiuj insultoj estas en Esperanto. Tipa ekzemplo de tia misaĵo estas la germana vorto „Schlappschwanz”. La germana vortparto „Schlapp” signifas „pendanta mola kaj inerta” kaj la germana „Schwanz” signifas „vosto”.

Pri kiuspeca „vosteto” temas, tuj klariĝas, se oni samtempe scias, ke tiu ĉi insulto estas uzata nur rilate virojn. Do kuntekste temas pri seksa aludo – jen „molpenisulo”, „velkvergulo”, „falfalusulo”, „lackaculo”, „fuŝfikilulo” aŭ simile.

Alivorte „senerektiĝulo” aŭ „amorflegmulo”, kiu laŭ la opinio de la insultanto ne kapablas sufiĉe feliĉigi sian edzinon. La aŭtoro surtabligas al ni por tio la plene senspritan kaj tro neŭtralan esperantaĵon „senfortulo”. Aliaj insultoj estas simile senpipraj.

Intrigo

Se oni pretas dentgrince subtrahi kelkajn kondutajn strangaĵojn en tiu ĉi esperanta etoso, oni povas karakterizi la ceteron de la rakonto realisma kaj kredinda. La intrigo estas bonega kaj intereskapta kaj la tensio restas ĝis la finpaĝo.

La protagonistoj estas bone priskribataj kaj iliaj konduto kaj interrilatoj tute kredeblaj, memkompreneble nur kondiĉe ke oni ignoru la esperantajn aspektojn. Tre malfrue en la intrigo, laŭŝajne de nenie kaj fulmfrape, aperas tordo vere genia. Ĉiuj misteroj kaj mistifikoj subite havas plene kredeblan klarigon.

Malsano

Eblas, ke tiu ĉi psikologia krimromano suferas mem de psika malsano. Ĝi estas skizofrenia. Unuflanke ege realisma kaj preciza, aliflanke rigarde ĉion rilatantan al Esperanto aŭ Esperantujo plene nerealisma, troiga, naiva kaj parte eĉ stulta. La aŭtoron laŭŝajne infektis speco de Esperanto-malsano.

Do sume, jen psikologia krimromano kun bonega tensiplena krimfadeno kun laŭdinde genia surprizo kiel solvo. Mallaŭdinde, ĝi estas skribita en iomete tro simpla senbela germana kaj ĝi prezentas kelkajn apenaŭ kredeblajn kondutojn fare de siaj fikciaj esperantistoj.

Malgraŭ tio temas pri libro leginda. Sed ĉiu leganto sendube konstatos, ke jen verketo, kiu samtempe plaĉas kaj malplaĉas – laŭ la recenzanto eĉ unce samiome.

PEJNO Simono
Thorsten Sueße: Toter Lehrer, guter Lehrer. Germanlingvaĵo. Eld. CW Niemeyer Buchverlage GmbH, Hameln, DE, 2012. Poŝlibro 19 x 12,6 x 3,4 cm, 448 paĝoj. ISBN 978-3-8271-9454-1.
Noto: La libro estas aĉetebla ne nur ĉe FEL, sed ankaŭ en ĉiuj germanlingvaj librovendejoj, ĉu tradiciaj, ĉu interretaj. Forme ĝi haveblas kaj papere, kaj bite.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kulpas nur li

Nova enketo pri la en 1998 forrabita 10-jara knabino kaj ŝia okjara kaptiteco (vd. MONATO 2006/12, p. 13) konkludis „kun granda grado de certeco”, ke nur unu persono ŝin forrabis, kaj ne pluraj personoj, kiel oni supozis.

Natascha Kampusch [nataŝa kampuŝ] sukcesis fuĝi en 2006, ok jarojn post sia forrabo en viena strato. La tiama enketo konkludis, ke Wolfgang Priklopil, kiu baldaŭ poste sin mortigis, kulpas pri la krimo.

Komenciĝis pasintjare nova enketo. Atestantino diris, ke ŝi vidis du virojn, kiuj forrabis Kampusch, aldonante al aliaj indikoj, ke Priklopil ne agis sola. Tamen la enketistoj, aŭstraj krimfakuloj kun germanaj kaj usonaj kolegoj, konkludis, ke li sola respondecas.

Fermita

Nun la Kampusch-dosiero devus esti fermita. La enketkomisiono klare verdiktis: erare estas aserti, ke temas pri pornografia rondo, pri pli da kulpuloj, pri murdo anstataŭ sinmortigo.

La faktoj, kiujn la komisiono prezentis, subtenas tute klare la priskribon de Kampusch. Ŝi tamen ne ĉiam sukcese prezentis sian traŭmaton, estigante suspektojn per libro kaj filmo.

Finfine la komisiono konfirmis ŝian priskribon de la forrabo. Pro tio Natascha Kampusch meritas respekton.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brno

La urbo Brno troviĝas en la sud-moravia regiono, kiu estas unu el la 14 regionoj de Ĉeĥio. Brno estas la plej granda urbo kaj administra centro de tiu regiono. La urbo havas allogan situon: norde de Brno, kaj ankaŭ parte en okcidento kaj oriento, estas vastaj arbaroj kaj ne tro altaj montetoj. Sude estas ĉefe malalta ebenaĵo kun vitkampoj.

Brno havas internacian flughavenon, bonajn trajnkomunikojn kun la ĉefurbo Prago, kaj ankaŭ kun Vieno kaj Bratislavo. Ankaŭ la urba trafiko bone funkcias (inter la junularo plej popularas la sistemo de noktaj busoj, kiuj proponas rapidan transporton de la urbocentro al ĉiuj partoj de Brno).

Urbo kun riĉa historio

Kion proponi al turistoj, kiuj decidis krom Prago viziti la urbon Brno? La urbo havas longan kaj riĉan historion: ĝi estis fondita en 1243; en 1645 ĝi sukcese rezistis svedan sieĝon. En la urbocentro estas multaj historiaj lokoj. Se oni alvenas el sudo, oni vidas du imponajn konstruaĵojn, kiuj dominas: la katedralon de Petro kaj Paŭlo (Petrov-katedralo) kaj la burgon Ŝpilberk. En la urbocentro estas ankaŭ aliaj preĝejoj kaj placoj (ekz. la Legoma foirejo). Ĉi tie troviĝas la sidejoj de la Konstitucia kortumo, la Supera kortumo, de la Supera administra kortumo, de la Supera ŝtata prokuroro k.a. En la urbocentro oni povas vidi ankaŭ kelkajn statuojn, ekzemple de la juna Mozart.

En Brno ne mankas modernaj domoj kaj vilaoj, ekzemple la Vilao Tugedhat (el la listo de Monda Kulturheredaĵo de Unesko) aŭ la amuz- kaj aĉet-centro Galerio Vaňkovka (malfermita en 2005 post rekonstruo de jam longe ne funkcianta fabriko). Brno estas ankaŭ universitata urbo: en ĝi estas 6 universitatoj.

Kontrastoj kaj diferencoj

Kutime oni bezonas duontagon aŭ unu tagon por trarigardi ĉion gravan en la urbocentro. Ju pli longe mi vivas en mia hejmurbo, des pli mi ekkonas ĝiaj partojn. En ĝi estas kontrastoj kaj grandaj diferencoj! Ne mankas partoj, en kiuj tute ne estas altaj domoj, kaj la karaktero de tiu parto similas al vilaĝo (ofte kun lokaj tradicioj kaj kapeloj), sed estas ankaŭ partoj kun altaj paneldomoj. Iufoje estas malkovrindaĵoj. Antaŭ kvar jaroj mi estis en privata bierfarejeto, situanta en pli vilaĝaspekta urboparto, al kiu indis veni por gustumi ĉerizan bieron (nuntempe la bierfarejeto havas restoracion ankaŭ en la urbocentro). Kaj se mi jam parolas pri biero, do mi devas krome mencii, ke en du restoracioj oni povas ricevi bieron ne pere de kelnero, sed per trajno (se vi ne kredas, venu al Brno kaj certiĝu!).

En alia urboparto jam kelkajn jarojn estas ĝardena fervojo (populara ĉefe inter infanoj). Proksime al unu urboparto situas baraĵlago, kie en majo kaj junio okazas artfajraĵa konkurso. En ĝi veturas ankaŭ ŝipoj kun vizitantoj de la burgo Veveří aŭ de lokaj arbaroj. Ĉi-lastaj en la ĉirkaŭaĵo de Brno tutjare disponigas multajn eblojn por turismo – vintre skii, somere bicikli aŭ naĝi en lageto.

Kulturaj kaj sportaj aranĝoj

Brno estas urbo, kies loĝantoj (aŭ almenaŭ ĝiaj politikistoj) povas ĝui diversajn internaciajn vizitojn, ekzemple de mez- kaj orient-eŭropaj ŝtatprezidantoj en 2007, de la papo Benedikto la 16a en 2009 kaj de la brita princo Charles [ĉalz] en 2010.

Kvankam la historia urbocentro de Brno ne estas granda, en ĝia ĉirkaŭaĵo estas multaj vidindaj lokoj. Nuntempe ofte okazas diversaj kulturaj kaj sportaj aranĝoj, el kiuj nepre menciindas: „Muzea nokto”, „Nokto de preĝejoj”, „Nokto de ĵonglistoj”, festivalo „Ignis Brunensis”, motorcikla ĉampioneco „Granda Premio (Grand Prix) de Ĉeĥio” (en la Rondo de Masaryk, kiu pro sia situo en arbaro estas tre ŝatata de konkursantoj), la internacia filmfestivalo „Cinema Mundi”, la festivalo de francaj filmoj ktp. Jes, vere ĉiam io okazas en la urbo. Kvankam en la pasinteco Brno estis industria urbo kaj tio plu rimarkeblas ankaŭ nun, tamen oni povas ĝui en ĝi bonan etoson kaj reveni hejmen kun belaj rememoroj.

Miroslav HRUŠKA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Miroslav Hruška el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De preĝejo al monaĥejo

Dum kvar monatoj kvindeko da rifuĝintoj okupis la Votopreĝejon en Vieno (MONATO, 2013/05, p. 11). En marto ili translokiĝis al pli komforta, sed modesta loĝejo en la monaĥejo de la Servantoj de la Sankta Virgulino Maria, 800 metrojn for de la Votopreĝejo.

Ili petis azilon, sed pro la komplika leĝa situacio decidoj povas daŭri eĉ jarojn. Ĝis nun preskaŭ ĉiuj ricevas simplajn loĝadon, nutradon kaj vestadon kaj krome 19 eŭrojn tage.

La Ordeno de la Servantoj estis fondita en 1233 en Florenco kaj okupiĝas hodiaŭ precipe pri misiado.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mortinta malaperinta medicinisto

Fine de 2012 viena medicinisto senspure malaperis (MONATO 2013/04, p. 13). Tri monatojn poste promenanto trovis lin mortinta sub arbustoj en la Viena Arbaro.

La kuracisto mortigis sin per superdozo da dormigilo. Pro troa laboro li ne vidis eblon daŭrigi sian vivon. Ne nur lia familio estas ŝokita; ankaŭ mi, ĉar mi kelkfoje preteriris la lokon, kie kuŝis la mortinto.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri demokratio kaj povo ... kaj trinkejoj

Jam de jardekoj okupas min la demando: kie kuŝas la povo en tiel nomata demokratia ŝtato? Ĉu ĉe la registaro popole elektita, ĉu ĉe privilegiaj elitoj (ekzemple industriistoj, bankistoj, grandaj terposedantoj, armeanoj, politburooj, monarkoj), aŭ ĉu eĉ eksterlande, ĉe potencaj internaciaj korporacioj kun buĝetoj oble pli vastaj ol tiuj de multaj unuopaj ŝtatoj?

La respondo sendube varias de unu lando al la alia. Verŝajne ĝi spegulas, laŭ la apartaj enlandaj interpretadoj de „demokratio”, kombinaĵojn de la supre menciitaj ebloj. Notu, ke inter tiuj ne aperas la nocio, ke la povo kuŝas rekte ĉe la popolo. Tio estus naivaĵo.

La brita politikisto Lord Hailsham [hejlŝam] iam opiniis, ke la popolo liberas nur por elekti ĉiun kvaran aŭ kvinan jaron diktaturon. Belaj vortoj, sed nur iasence pravaj. Demokratio estas nura ĥimero: la elitojn, ĉu en-, ĉu ekster-landajn, oni ne elektas.

Okupas min la demando pri demokratio kaj povo ekde la tielnomata „vintro de malkontento” okazinta en Britio en 1978-79. Tiam la maldekstra, laborista registaro, luktanta kontraŭ inflacio, kiu kelkajn jarojn antaŭe atingis pli ol 25 %, ordonis, ke laboristoj akceptu salajro-altigon de maksimume 5 %.

Tamen la aŭto-kompanio Ford (kun sidejo en Detroit, Usono) anoncis, ke ĝi pagos al siaj dungitoj pli ol la maksimumon. La registaro montris sin senpova por kontraŭstari la volon de Detroit. Kolapsis la politiko kvinelcenta. Postulis aliaj laboristoj same favoran traktadon, sekvis strikoj, kaj en majo 1979 post la tutlandaj elektoj falis la registaro. Venkis la konservativa partio de Margaret Thatcher – kaj la cetero estas historio.

Lastatempaj eventoj memorigis min pri la vintro de malkontento kaj same gratis la demandon pri demokratio kaj povo. La registaro de la nuna konservativa ĉefministro David Cameron [dejvid kémeron] lastminute rezignis pri planoj enkonduki leĝon por devigi la tabak-industrion surmerkatigi cigaredojn en blankaj, senornamaj skatoloj.

Tiel, laŭ kuracistoj kaj aliaj sanspertuloj, eblus senromantikigi fumadon kaj helpi al gejunuloj (nuntempe 39 % de la fumantoj komencis malpli-ol-16-jaraĝaj) pli longe kaj sencigarede vivi. Fumantoj, cetere, apartenas ĝenerale al la plej malriĉaj sociaj tavoloj, almenaŭ en Britio, kaj do forfumas monon, kiu elspezendus pli utile.

En Aŭstralio, en decembro pasintjare, oni enkondukis leĝon por senornamigi cigaredo-skatolojn. Unu el tiuj, kiuj ĉi-fojon sensukcese reprezentis la interesojn de la tabak-industrio, estis la internacia lobiisto Lynton Crosbie [lintn krosbi]. Crosbie nun konsilas la registaron de Cameron kiel venki en la naciaj britaj elektoj kredeble en majo 2015.

Tamen ne nur Crosbie influis la decidon cedi al la tabak-industrio. Laŭ raportoj en britaj gazetoj, internaciaj firmaoj, kiel British-American Tobacco, Imperial Tobacco, Philip Morris International kaj Japan Tobacco, argumentis, ke, se la registaro insistus pri kontraŭfumada leĝo, perdiĝus ĝis 70 000 tabakrilataj postenoj en Britio.

Rifuzis Imperial Tobacco publikigi sian raporton pri la supozataj rezultoj ekonomiaj de la leĝo-propono nun faligita (tamen ne en Skotlando) kaj do mankas detaloj. Ĉiaokaze ĉantaĝo efika – kaj plia ekzemplo de internacia povo fie influanta nacian politikon.

Ludis eventuale alia faktoro en la malkuraĝo de Cameron alfronti la internaciajn tabako-bestojn. En komunumaj elektoj akiris 25 % de la voĉoj la nova dekstrema Sendependiga Partio (kiu volas sendependigi Brition de Eŭropa Unio).

Ĝia estro, Nigel Farage [najĝl faraĝ], kultivas reputacion de kontraŭpolitikista ordinarulo, kiun oni vidus en tradicia trinkejo kun biero en unu mano kaj cigaredo en la alia. Li volas eĉ reenkonduki por trinkantoj fumejojn. Sed, dum leviĝas lia stelo en la politika firmamento, Cameron faros nenion, por ke ĝi pli brile lumu.

Domaĝe. Unu el la plej favoraj atingaĵoj dum mia vivo (ja notindas pli da toleremo por tielnomataj minoritatoj, Interreto, komputiloj, malpli sovaĝaj dentistoj ktp ktp) estas la rajto eniri trinkejon aŭ restoracion, kaj ne eliri kiel fumaĵita haringo. Sed eble nun, dank' al la internacia tabak-industrio kaj ĝiaj porparolantoj, ankaŭ tiu ĉi ĝojo estos minacata.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉina patrino

Antaŭ mia domo troviĝas kelkaj arboj. En la pasintjara aŭtuno ili fariĝis preskaŭ senfoliaj. Tamen jen stranga fenomeno. Sur kelkaj branĉoj de unu arbo ankoraŭ videblis verdaj folioj.

Multaj homoj, loĝantaj niastrate, ne kapablis trovi kialon. Tamen mia patrino, 82-jara, diris, ke nokte la stratlampo brilas kaj varmigas la branĉojn. Tial ili ankoraŭ verdis.

Mia patrino ne estas persono bone edukita. Fakte eĉ sian nomon ŝi ne scipovas skribi. Tamen ŝi havas riĉajn sciojn pri multaj naturaj aferoj. Alivorte ŝi estas saĝa. Ju pli maljuna, des pli babilema. Tio validas ankaŭ por mia patrino. Ŝi multe parolas pri sia pasinteco, kio min tre interesas.

Feŭda moro

Mia patrino naskiĝis en kamparo kaj havas tri fratojn. Nur ok-jara, ŝi jam havis fianĉon unu jaron pli junan ol ŝi. Tiu estis elektita laŭ la ĉina feŭda moro. Pasis jam 74 jaroj, sed ŝi ankoraŭ memoras la malriĉecon de la tiama familia vivo. Lernejon ŝi neniam vizitis.

Ŝia unua edzo mortis pro boato-renversiĝo. Poste ŝi edziniĝis al mia patro, samvilaĝa kamparano. Malfacilis la vivo: tage ŝi laboris en la kampo, vespere en la hejmo, farante vestaĵojn kaj ŝuojn.

Plenkreskinta, mi armeaniĝis laŭ la ĉina politiko. Oni diris al mi, ke mia patrino ploris pli ol unu monaton, post kiam mi forlasis la hejmon. Kiam mi hejmenvenis, ŝi kuiris bonajn manĝaĵojn.

Venonta vivo

Mia patrino kredas, ke la homoj havas multajn vivojn. Ŝia venonta vivo fariĝos pli feliĉa kaj bona, ŝi diras. Ŝi ofte vizitas monaĥejojn. Pro tio, ke ŝia nuna vivo tiom malfacilas, ŝi kredas, ke necesas multe preĝi. Mi dubas, ke la preĝado multe helpos al ŝi rilate venontan vivon. Tamen mi ĉiam subtenas ŝin.

Pro sia aĝo ŝi ne plu kampare laboras. Sed ŝi serĉas taskojn en la hejmo, ekzemple purigadon, lavadon kaj kuiradon.

Mia patrino estas la plej kara trezoro en mia vivo. Ŝi ne nur donis al mi la vivon, sed ankaŭ min nutris kaj senkondiĉe amas. Ĝuste pro tio ankaŭ mi atenteme zorgas pri ŝiaj vivo kaj sano, kio estas ankaŭ mia devo. En mia cerbo troviĝas la ĉefa frazo de mia panjo: Ĉiam vivu sane kaj feliĉe!

Mia patrino estas ja tre ordinara ĉina patrino.

Xu JINMING/PG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kulturaj ĉefurboj

Al la artikolo Publika mono por privata koncerto de Thierry Spanjaard kaj Esperanto-Marseille (MONATO 2013/05, p. 10) mi volus aldoni, ke por la jaro 2013 estas elektitaj du urboj kiel eŭropa kultura ĉefurbo: Marsejlo el Francio kaj unuafoje ankaŭ slovaka urbo, Košice [kóŝice], ĉirkaŭ 400 km for de la ĉefurbo Bratislavo. Ĝis hodiaŭ havis la titolon „eŭropa kultura ĉefurbo” 48 urboj. La venontan jaron ĉi tiun titolon havos la urboj Riga el Latvio kaj Umeå el Svedio.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉevalpaniko

Al la artikolo de Walter Klag Kolbaso-fatraso (MONATO 2013/05, p. 13) mi deziras aldoni, ke konkreta rezulto de tiel nomata ĉevalaĵo-skandalo en Slovakio estas pliiĝinta malkonfido de aĉetantoj al porkaj kaj bovaj produktaĵoj el eksterlando. Slovakio havas 79 buĉejojn, sed nur 3 buĉejoj povas buĉi ĉevalojn kaj prilabori ĉevalviandon. La slovaka merkato estas malgranda, pri ĉevala viando regas multaj mitoj, kaj tiel en 2012 estas buĉitaj nur 43 ĉevaloj. Estas necese substreki, ke neniu en Slovakio bredas tiujn majestajn kaj noblajn animalojn por manĝaĵoj. Se ni eliminas etikajn motivojn, tiam ĉevaloj havas delikate dolĉan guston, grandan enhavon de proteinoj, malgrandan enhavon de kolesterolo kaj de graso, sekve ĉevalaĵo ne estas difekta rilate sanon kaj higienon. Ni ne povas esti pro tio surprizitaj, ke ĉevalaĵo estas nacia manĝaĵo kaj bongustaĵo en multaj landoj de Sud-Ameriko, Azio kaj ankaŭ en Eŭropo.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiu ribelas?

La artikolo Malamo „ankoraŭ viva” de Bardhyl Selimi (MONATO 2013/05, p. 8) evidente estas stimulado al ribeloj kontraŭ la ŝtato, en kiu oni vivas. Neniu ŝtato en la mondo permesus lokadon de monumento al ribelintoj kontraŭ la propra ŝtato. Tial la deklaroj de Jozefina Topalli kaj Hachim Thachi stimulas al ribeloj.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monto Fuĵi

La monto Fuĵi estas la simbolo de Japanio. Ĝi estas 3776 metrojn alta kaj situas en la centro de Japanio, ĉirkaŭ 90 km sud-okcidente de Tokio. En la pasinteco oni povis ĉie en Tokio vidi la monton, kaj ĝia nomo troviĝis en multaj loknomoj, kiel ekzemple, Deklivo Fuĵi-vido, Strato Fuĵi-vido, Kvartalo Fuĵi-vido ktp. La popolo de Tokio ĝuis la dignan figuron de Fuĵi laŭsezone. Sed intertempe altaj konstruaĵoj kaj poluata aero kaŝis la monton antaŭ la okuloj de la tokianoj.

Favora tendenco

Tamen la tagoj, en kiuj oni povas vidi la monton en Tokio (kompreneble de altaj lokoj), superis 100, kaj ili multiĝis kvinoble en la lastaj 50 jaroj, laŭ privata observejo. Ekde la 1a de januaro 1963 instruistoj de Seikei-Altlernejo ĉiutage observis la monton sur tegmenta teraso de la lernejo. Laŭ ili, en la jaro 1965 la tagoj, en kiuj oni povis vidi la monton, estis nur 22, malplej multaj, sed en 2009 la tagoj superis 100, kaj en 2011 ili atingis 131. En 2012, post 50 jaroj ekde la komenco de la observado, oni nombris 126 tagojn.

La ĉefa kaŭzo de tiu boniĝo de videbleco supozeble estas reduktiĝo de aeraj poluaĵoj pro la mediprotektaj rimedoj, kiujn oni enkondukis ekde la 1970aj jaroj. La averaĝa denseco de aeraj partikloj en Tokio en 1973 kalkuliĝis al 0,101 mg/m3, sed en 2011 ĝi malmultiĝis al 0,021 mg. Alia kaŭzo estas la sekiĝo de la aero: en la lastaj 10 jaroj la averaĝa humido malmultiĝis de 64,7 % ĝis 59,6 %. Rezulte apenaŭ nebulas en la nuntempa Tokio.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Disleksio kaj literumado

Antaŭ kelkaj jaroj, mi verkis por MONATO iom satiran artikoleton pri disleksio, kiu laŭŝajne incitis iun legantinon. Pro iu kaŭzo, kiun mi ne bone komprenas, ŝi supozis, ke mi intencis primoki tiujn, kiuj suferas pro tiu perturbo. (Parenteze, mi uzas la terminon „perturbo”, ĉar tiel disleksio estas difinita en PIV, sed fakuloj konfirmas, ke ofte disleksiuloj estas tre inteligentaj kaj naturdotitaj, ne malgraŭ, sed pro tiu kondiĉo.) Supozeble la ĉagrenita sinjorino estis patrino de infano, kiu havis problemojn pri legado, kaj ŝi rigardis mian artikolon kiel personan atakon.

Fakte, mia intenco estis tute alia. Ie mi legis, ke disleksio estas multe pli ofta fenomeno en angleparolantaj landoj ol en Italio. Se tio estas vera, mi havas la impreson – kvankam mi ĝis nun ne havas pruvon pri ĝi – ke kulpas ne la disleksiulo, sed la absurda kaj malkonsekvenca ortografia sistemo de la angla lingvo. Ĝenerale la infanoj pensas pli logike ol la geniuloj, kiuj inventis la anglan literumadon, do ili emas prononci skribitajn vortojn laŭ la aspekto kaj ordo de la literoj.

La angla

Lastatempe mi legis tekston, en kiu aperis la angla vorto sewer. Ĝi estas dusenca. Prononcata su-er, ĝi havas la signifon „kloako”. Ĝia alia signifo estas „kudristo, iu kiu kudras”, sed tiam ĝi prononciĝas kiel so-ar. Ekzakte la sama sono kiel la lasta estas alia vorto, nome sower, kiu signifas „semisto”.

Ofte citata ekzemplo de la bizara angla literumado konsistas el la vortoj: through [lispa s plus ‘ru’] (en Esperanto: tra); trough [trof] (en Esperanto: trogo); bough [baŭ] (en Esperanto: branĉo); lough [loĥ] (en Esperanto: irlanda lago), ktp. Kvankam ĉiu el tiuj vortoj inkluzivas la literkombinaĵon -ough, la prononco de ĉiu estas malsama.

Abundas tiaj absurdaĵoj en la angla lingvo. En la vortoj apple [apal] (pomo) kaj appeal [apíl] (alvoko), la „a” sonas kiel la esperanta a, sed en la vorto able [ejbal] (kapabla), ĝi prononciĝas per longa e, ne per a. Aliaj ekzemploj (vortoj kiuj komenciĝas per ch-): choir [kŭajr] (ĥoro); chorus [koras] (koruso); char [ĉar] (karbigi, dompurigistino aŭ la fiŝspecio salveleno).

Eble tiuj ekzemploj sufiĉas por pravigi mian sugeston, ke la relative granda nombro da tiel nomataj disleksiuloj en landoj, kies lingvo estas la angla, devenas, ne de vera disleksio en la senco de neŭrologia perturbo, sed de la totala kaĉo, kiun prezentas la literumadan sistemon (aŭ malsistemon) de la iama idiomo de Ŝekspiro kaj Bajrono (Byron).

Laŭ la fakuloj, la skribsistemo estas grava faktoro en iu ajn studado de la fenomeno, kiu nomiĝas disleksio. Pro la fakto, ke diversaj skribsistemoj bezonas diversajn partojn de la cerbo por mense prilabori tekston, infanoj kun problemoj pri legado de skribaĵoj en iu lingvo povas senprobleme legi tekston en lingvo kun alia ortografio aŭ skribsistemo.

Hebrea kaj araba

Kvankam la hebrea skribsistemo estas tre malsimila al la romana alfabeto uzata por skribi la anglan, ŝajnas, ke kazoj de disleksio troviĝas ankaŭ inter lernejanoj en Israelo. Laŭ raporto, iu israelanino nome Nili Raviv, kies filo havis problemojn en la lernejo pro disleksio, disvolvis novan efikan teknikon, kiu multe helpas infanojn kaj plenkreskulojn superi tiun handikapon. Ne estas surprize, ke ne forestas disleksio en Israelo, ĉar la skribsistemo de tiu lingvo prezentas unikajn malfacilaĵojn por lernantoj.

Lasante flanke la fakton, ke ĝi skribiĝas inverse al la romana sistemo, mi iam aŭdis dum prelego fare de israelano pri la hebrea lingvo, ke la kutima ellaso de vokaloj povas kelkfoje malfaciligi la komprenon de teksto, ĝis oni atingas la finon de frazoj kaj povas kapti la kuntekston. Kvankam mia scio pri la hebrea estas magra, mi supozas, ke tio ne estas ofta problemo por plenkreskuloj. En la reto mi trovis anglan tekston, en kiu ĉiuj vokaloj estis ellasitaj; tamen ĝi estis facile komprenebla. Plie, ŝajnas, ke bazlernejaj lernolibroj en Israelo estas presitaj kun vokalaj punktoj, kio devas faciligi la legadon, krom se la infanoj fakte estas disleksiaj.

Pri la situacio en arablingvaj landoj mi scias nenion, sed mi supozas, ke kazoj de disleksio similaj al tiuj en Israelo devas tie ekzisti, ĉar la araba skribsistemo estas precipe konsonanta, do eble povas prezenti similajn problemojn por infanoj, kiuj malfacile legas. Tamen, malkiel la kazo de anglalingvaj disleksiuloj, certe ĉi tie ne temas pri neracia ortografio.

Estus interese esplori eblajn okazojn de disleksio en landoj kiel Barato, kie silabaj alfabetoj, kiel la nagario (devanagario) estas uzataj, aŭ – eĉ pli interese – kie la skribsistemo konsistas el ideogramoj, kiel en Ĉinio, sed bedaŭrinde mi havis neniun sperton en tiuj kampoj.

Latinidaj lingvoj

Ne estas dubo, ke estas multe pli facile lerni legi kaj skribi en lingvoj, kies parolantoj uzas fonetikan ortografion, kiel tiuj de la sudaj latinidaj lingvoj (la itala, hispana, portugala ktp). Kredeble la franca literumado prezentas por lernantoj malfacilaĵojn ne tre malsimilajn al tiuj, kiujn prezentas tekstoj en la angla. Kvankam ĝi estis iom malpli nelogika kaj malkonsekvenca ol la angla ortografio, ĝi estis simile pli historia ol fonetika.

Resume, mi volas proponi, ke la ortografio kaj skribsistemo de iu lingvo certe influas en kazoj, kie homoj malfacile legas aŭ estas parte aŭ tute analfabetaj, sed kredeble ne ĉiam temas pri vera disleksio, kiam oni spertas problemojn pri legado.

Plie, mi miras, ke lingvo kun tia absurda literumado kiel la angla sukcesis iĝi kvazaŭa mondolingvo. Tiun statuson ĝi ne meritas, speciale se oni rigardas ĝian malkonstantan prononcon kaj abundajn dialektojn kaj lokajn variantojn.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Voĉo, kiu forgesigis malsaton

La 13an de majo 1943 komenciĝis albanlingvaj radio-elsendoj de la „Voĉo de Ameriko” (VOA). La elsendoj gravis dum epoko, kiam la kontraŭfaŝisma movado fortis ankaŭ en Albanio. Ili agnoskis ĉi tiun militon, en kiu partoprenis milionoj da albanoj.

En Vaŝingtono oni aranĝis solenaĵon okaze de la 70-jariĝo. Salutmesaĝojn sendis la prezidantoj de Kosovo kaj de Albanio. La kosova prezidantino, Atifete Jahjaga, skribis: „VOA estis la sola voĉo, kiun aŭdis la popolo dum la milito kaj la krizo de rifuĝintoj, kiuj esperis, ke ĝi neniam silentos”.

La albana prezidanto, Bujar Nishani, notis: „VOA esperigis albanojn en malluma epoko kaj helpis ilin forgesi la malsaton”. Medalon transdonis Nishani al VOA por soleni la 70-jariĝon.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekonomia fato

Oni kredis, ke ses jarojn post la tutmonda financa krizo de 2007-2008 la malpliboniĝo sekvinta la ekonomian ekfalon estis afero de la pasinteco. Anstataŭe grandaj partoj de la mondo ŝajnas suferi longdaŭran stagnadon similan al tiu okazanta en Japanio dum la lastaj du jardekoj.

Eŭropo stagnos ...

Eŭropo estas la ĉefa ekzemplo. La malneta enlanda produkto (MEP) de la eŭroareo evoluos je malpli ol 0,5 % en 2013. Germanio kaj Francio apenaŭ progresos. Grekio stagnos en recesio la sesan jaron sinsekve. La ekonomioj de Hispanio kaj Portugalio ŝrumpos la kvaran fojon dum la lastaj kvin jaroj. En Kipro, la financa disfalo okazis en katastrofa maniero kun severaj ekonomiaj kaj politikaj konsekvencoj. Kolero kontraŭ politikaj gvidantoj instigos popolajn ribelojn. Mizero kreskos.

La vero estas, ke la oportunoj por solvi la eŭropajn problemojn estas jam foruzitaj. Hezitemaj politikistoj frontas nun la malplaĉan elekton: diserigi la eŭroareon, kun la risko ĵeti la regionon en krizon, aŭ favori pli fortan unuiĝon. En ambaŭ kazoj la elekto estas tikla. La akcepto de la dua prefero implicos, ke la ĉefaj landoj kiel Germanio surŝultrigu la problemojn de aliaj landoj en la eŭroareo. Ioma helpo venos de la Eŭropa Centra Banko, en la formo de malaltigo de la rento de ŝtataj obligacioj kun la celo limigi la inflacion kaj ŝtatan ŝuldon, sed politikistoj ofte malsukcesas trovi solvon de la fundamentaj ekonomiaj problemoj. Ĉio ĉi sugestas la disiĝon de la eŭroareo, sed ne en la daŭro de 2013.

... dum Usono kresketos

Usono estos en pli bona formo. Ĝia ekonomio kreskos je iomete pli ol 2 % en 2013, neglektinde laŭ la historiaj usonaj niveloj, sed ankoraŭ elstare kompare kun tiu de Eŭropo.

La tuja defio en Usono estos trakti la severajn fiskajn problemojn. Inter la plej gravaj troviĝas la finiĝo de la koncedoj pri malaltigo de impostoj pri kelkaj varoj kaj servoj, aŭtomata elspezredukto de la jara buĝeto sen aldona aprobo de la nacia parlamento, ĉesigo de la oficiala financa stimulprogramo kaj limigo de la ŝtata ŝuldo. La estanta parlamento simple lasos al la venontaj parlamentanoj la taskon solvi la nunajn problemojn. Ĝi probable konsentos nur pri la pluvalidigo de kelkaj el la leĝoj pri redukto de impostoj kaj emos altigi la leĝan nivelon de la registara ŝuldo. Kelkaj el la leĝoproponoj pri ekonomia stimulado estos pluvalidigitaj, inkluzive tiujn de la reguloj pri aliro al asekuro pri senlaboreco kaj aliaj socialaj asignaĵoj.

Uzo de tiuj krizaj rimedoj rezultigos striktan fiskan politikon, kaj sur la nacian centran bankon Federal Reserve falos la plej granda respondeco por antaŭenigi la ekonomion en Usono. Tio signifas ne nur teni la kreskadon de impostoj kaj tarifoj je ĉirkaŭ 0 % kun la intenco puŝi suben longdaŭrajn bankajn interezojn, sed ankaŭ proponi konsiderindan oficialan emision de mono por cirkuli en la merkato cele al la stimulado de la ekonomio.

Evoluantaj landoj suferos

Konkurenco el Eŭropo kaj Usono malhelpos la antaŭenpuŝon de la ekonomioj en la disvolviĝantaj landoj. Konsumantoj de varoj kaj servoj en ekevoluantaj merkatoj fariĝis grandaj elspezantoj kaj la tuta produktokvanto en la disvolviĝantaj landoj kreskos ĉ. 6 % en 2013, preskaŭ kvaroble pli rapide ol en la riĉaj landoj. Oni prognozas por 2013, ke Brazilo povos atingi kreskon de 4 %, sed Hindio, kvankam kun kresko tuŝanta 6,5 %, baraktos por regajni sian antaŭan salton. La monda espero refoje restas ĉe Ĉinio.

Ĉinio kreskos, sed malpli rapide

En Ĉinio, la dua plej granda ekonomio en la mondo, en 2013 montriĝos marĝena kresko kompare al la antaŭa jaro. La ekonomia kresko verŝajne restos ĉe 8,6 %. La rezulto estas for de la kutimaj duoblaciferaj jaraj saltoj, kaj tiu nivelo de kreskado eblos nur pro ĝia libera mona politiko kaj allaso al la regionaj registaroj fari viglajn elspezojn. Sen tiu subteno Ĉinio stumblus.

Sed fendoj aperos en la ĉina kresko. Plej grandaj problemoj estos limigitaj profitoj, malŝpara investado kaj fabrikoj produktantaj varojn, kiujn ili ne povos vendi pro la kriza monda merkato. Okcidentaj entreprenoj ankoraŭ preferos la relative fortan kreskon en Ĉinio ol la preskaŭ stagnan kreskon hejme, sed negocado kun Ĉinio estos pli malfacila ol ĝi estis dum la lastaj kelkaj jaroj.

Restas optimismo

Post la pesimismaj prognozoj por la jaro 2013 restas malmultaj lokoj kie oni povos trovi iom da optimismo. Aventuristaj investantoj povos rigardi al kelkaj pli ekzotikaj lokoj trans la kutimajn merkatojn. La ekonomio en Libio devos kreski sekve de la reveno al komercado post la feroca enlanda milito. Ercmina prospektorado en Mongolio prosperas per rapidaj paŝoj kaj esplorado de kupro en la Gobia Dezerto estas promesplena. Sed eble neniu alia lando superos la kreskon de ĉ. 14 % en Makao, kaj en ties prognozo oni eĉ ne kalkulas la sukceson sur la ludotabloj de la lokaj kazinoj ...

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Beleco sakrala

Slovakio havas 61 lignajn sakralajn konstruaĵojn: 44 grekkatolikajn kaj ortodoksajn templojn, 11 romkatolikajn preĝejojn kaj ses evangeliajn artikolajn preĝejojn. Ĉio ĉi reprezentas belegan sakralan arkitekturon de Slovakio, kiu estas admirata de indiĝenaj kaj eksterlandaj vizitantoj. Kelkaj el la slovakaj lignaj temploj kaj preĝejoj estas enskribitaj ankaŭ en la Listo de monda Heredaĵo de Unesko.

La plej granda ligna evangelia preĝejo en Slovakio kaj samptempe en meza Eŭropo troviĝas en la malgranda vilaĝeto Svätý Kríž (esperante Sankta Kruco), situanta ĉirkaŭ 14 km de la urbo Liptovský Mikuláš (norda Slovakio). Pro kio estas ĉi tiu artikola preĝejo interesa? Juĝu mem!

Historio

La artikolaj preĝejoj estas propre sakralaj konstruaĵoj, konstruitaj surbaze de leĝa artikolo n-ro 25 pri la t.n. Soprona Kunveno (1681), kiu ebligis konstruadon de ekleziaj objektoj en kelkaj departementoj de la hungara Reĝlando. El la vorto „artikolo” estis derivita nova nomo – „artikola preĝejo”.

Laŭ artikolo n-ro 25 la temploj kaj la preĝejoj devis esti konstruataj rande de urbo/vilaĝo, aŭ ekster urbaj/vilaĝaj limoj, ili devis esti konstruitaj en la daŭro de unu jaro tute el ligno kaj sen uzo de feraj elementoj (najloj, lado), ili povis havi nek turon, nek sonorilturon kaj la eniro en la preĝejon ne povis esti rekte el la strato.

Konstruado

En la nord-slovaka regiono Liptov estis konstruitaj du tiaj artikolaj preĝejoj. La unua en la vilaĝo Hybe en 1681, ĝin ruinigis incendio en 1823. La dua en la vilaĝo Paludza en 1693. Konsidere la nombron de la evangeliaj fiduloj en apudaj vilaĝoj kaj setlejoj estis necese konstrui novan grandan preĝejon. Pro tio la loka eklezio faris kontrakton la 5an de marto 1774 kun ĉarpentista majstro Jozef Lang por rekonstruado de la origina preĝejo. Majstro Lang finis la rekonstruadon de la preĝejo jam la 11an de novembro en la sama jaro. Do nekredeble rapide, malgraŭ tio, ke la ĉarpentisto ne uzis konstruprojektojn, ĉar li sciis nek legi, nek skribi kaj en la laboro li devis fidi al siaj propraj ĉarpentistaj spertoj.

La sonorilturo estis konstruita poste, en la jaro 1781, kiam la imperiestro de la Sankta Roma Imperio, Jozefo la 2a, eldonis la t.n. Tolereman patenton, kaj ĝi staras aparte, sed formas kun la preĝejo harmonian tuton. La tri originalaj sonoriloj el la 18a jarcento en la unua mondmilito estis konfiskitaj por militaj celoj. La nuntempaj sonoriloj estas el 1924 kaj havas la sekvajn nomojn: Kredo, Espero kaj Amo. La tera plano de la artikola preĝejo havas la formon de kruco. La longo de la preĝejo kun la sonorilturo estas 43 m, ĝi havas 12 pordojn kaj 72 fenestrojn. Povas esti en la artikola preĝejo ĉirkaŭ 6 000 personoj.

Translokiĝo

La konstruado de la akvobaraĵo Liptovská Mara (Esperante Liptova Maro) – la plej granda akvorezervujo de Slovakio – en la jaroj 1965-1975 kaŭzis, ke la tuta vilaĝo Paludza estis inundita kaj 940 familioj, kio prezentis pli ol 4000 loĝantojn, estis translokitaj. Ankaŭ la origina artikola preĝejo estis dismuntita en 1974 kaj transportita en la proksiman vilaĝeton, Svätý Kríž, kie ĝi estis denove konstruita en sia origina formo. La unua solena meso en la rekonstruita preĝejo estis en 1982 en la ĉeesto de pli ol 10 000 homoj.

Ornamaĵo

El la interna ekipaĵo estas rimarkinda precipe la ligna baroka altaro, devenanta el la origina preĝejo. La ĉefa altara bildo, oleobildo, montras la transfiguriĝon de Kristo. La orgeno devenas el 1760, la ĉefa plafonlumo el venecia kristalo el 1780. La galerioj estas ornamitaj per bibliaj pentraĵoj sur lignaj tabuloj.

La artikola preĝejo estas sendube la plej grava arta esprimo de ligna sakrala arkitekturo en Slovakio – ĝi estas rekta okulatestanto de la reformacia movado de la 17a kaj 18a jarcentoj.

Bedaŭrinde en la preĝejo ne estas Esperanto-broŝuro. Sed vizitantoj povas trovi informojn ankaŭ per Interreto (www.drevenykostol.sk/v1/) en kvar fremdlingvoj (angla, franca, germana kaj pola) inkluzive filmon.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Je via sano!

 

Sukceson rikoltis slovakaj vinproduktistoj ĉe internacia vinkonkurso en Bratislavo, Slovakio, en majo. Ili gajnis tri grandajn orajn medalojn, 19 orajn kaj 38 arĝentajn medalojn. Partoprenis pli ol 8200 vinoj el 138 landoj kaj kvar kontinentoj. Slovakion reprezentis 214 vinspecimenoj.

 

Malfermis la vinkonkurson la slovaka ĉefministro Robert Fico, kiu prezentis la historion de la slovakaj vinberkultivistoj.

Gazetisto

 

La vinkonkurson sub la franca nomo Concours mondial de Bruxelles (Monda konkurso de Bruselo) fondis la gazetisto Louis Havaux en 1994. Ĝi rangas inter la kvin grandaj internaciaj vinkonkursoj.

Unuafoje ĝi estas organizita en mezeŭropa lando, post Lisbono, Mastriĥto, Bordozo, Valencio, Palermo, Luksemburgo kaj la portugala Guimarães.

 
Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Armitaj ĝis la dentoj kontraŭ impotenteco

Sciencaj esploroj kelkfoje sukcesas trovi strangajn, sed ne ridindajn rilatojn inter plej malsamaj kondutoj, situacioj kaj san-problemoj. Certe la jena novaĵo ne estos memorata kiel la malkovro de la jarcento, sed ĝi povus interesi parton de la legantaro. Mallonge: la viroj, anstataŭ viziti (inkognite kaj multekoste) farmakologojn aŭ andrologojn, fiksu regulajn rendevuojn – ĉefe meze de pasia amhistorio – kun la propra ... fid-dentisto!

Ni klarigu la koncepton: antaŭ nelonge aperis esploro, fare de turkaj fakuloj el la universitato de İnönü, en Malatya, surbaze de kiu oni hipotezas la ekziston de kunligo inter tiel nomata erektiĝa misfunkcio kaj la ĉeesto de kronikaj dent-problemoj, kiel akuta gingivito aŭ periodontito. La esploro estas publikigita en Revuo pri Seksa Medicino (angle: Journal of Sexual Medicine). Kiu spertas kronikan periodontiton, ja tiu havas preskaŭ 3-oblan probablon (53 % de la okazoj) suferi pro erektiĝa misfunkcio, kompare al (el buŝ-sana vidpunkto) bonfartulo. Ĉi-lasta kategorio spertas fakte erektiĝajn problemojn nur en 23 % de la okazoj.

Koronariaj arterioj

Konsiderante diversajn parametrojn, kaj klinikajn kaj soci-kulturajn (ekzemple: klerec- kaj riĉec-nivelon, socian prosperon, salajrojn, aĝon, dik-ventrecon), la esplorintoj rimarkis, ke viroj trafataj de gravaj dent-patologioj havas ekzakte 3,29-oblan probablon sperti erektiĝan deficiton ol la ceteraj. Aliflanke estas memorigende, ke ne unuafoje oni substrekas interligon inter erektiĝo kaj kora funkcikapablo. Oni jam sciis, ke kronikaj periodontitoj estas potenciale kapablaj startigi iom da vaskulaj patologioj, ne malofte ekzemple problemon ĉe la koronariaj arterioj. Alia reala fakto estas, ke du trionoj de la viroj, krom probleman erektiĝon, priplendas ankaŭ korajn problemojn. La turkaj sciencistoj simple kunligis la du jam konatajn faktojn, prezentante baze de ili trian interesan (kaj probable trafan) interligon.

Bluaj tablojdoj

Oni ne rajtas scii ekde nun, ĉu la prezentita teorio estas tute fidinda, ĉar la nombro de la viroj submetitaj al la esploro estas relative malalta (proksimume okdeko da uloj kun, kaj okdeko da uloj sen erektiĝaj problemoj). Estontece do ja nepros aldona esplorado ĉi-rilate. Ĝis tiam, tamen, andrologoj kaj iliaj pacientoj – kadre de ordinara anamnezo – povos klopodi konsideri tiun aspekton por klarigi la kialojn de ekzistantaj erektiĝaj problemoj. Ege pli simple kaj nature, regula ŝanĝado de dentobroso kaj, almenaŭ 2-foje ĉiun jaron, purigado de la dentoj ĉe kompetenta dentkuracisto povus do havi similan efikon al tiu de la tro disvastiĝintaj – kaj ankoraŭ tro multekostaj (kvankam tre baldaŭ la koncerna patento eksvalidiĝos, kun sekva malpliiĝo de la prezoj) – bluaj tablojdoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nerezisteble altira poluso

„Antarkto ne estas tiel malvarma, kiel ni imagas”, diris al mi Wang Yanbin, mia esperantista amiko, sciencisto de la Ĉina Akademio de Geologio, kiu trifoje faris esplorojn en Antarkto kiel membro de la ĉina teamo. „Kutime oni vizitas Antarkton en ĝia somero. Kiam ni celebras la ĉinan Printempan Feston, en Antarkto la temperaturo estas ĉirkaŭ dek gradoj laŭ la celsia skalo. La vivo en Antarkto ne estas tiel malagrabla, kiel ordinaraj homoj pensas.” Jen rakonto de Wang Yanbin post la triafoja esplorado en Antarkto.

Tajfunoj

Mi esploris en Antarkto tri fojojn, en la jaroj 1992, 1998 kaj 2010. En la plej freŝa vojaĝo ni ekveturis, per ŝipo nomita Xuelong, de Tianjin (marborda urbo apud Pekino) ĝis Aŭstralio. Tie ni restis kvin tagojn por aĉeti necesaĵojn kaj kontroli la ekipaĵon sur la ŝipo, post kio ni daŭrigis nian veturadon kaj trapasis – ene de semajno – la t.n. „muĝantan okcident-ventan zonon”, je 40-50 gradoj de suda latitudo. Nin atakis tajfunoj, unu post alia. Nia ŝipo kliniĝis je 30 gradoj. Objektoj en la ŝipo falis. Mia juna samĉambrano eĉ falis sur la plankon. Dum tiu periodo nia kapitano devis esti alarmopreta kaj ĉiam inspektis satelitan mapon. Ĉiuj kajutoj devis esti fermitaj kaj ĉiu devis resti en sia ĉambro. Estis tre danĝere trapasi tiun zonon, ĉar, se ni renkontus malfacilaĵojn, neniu alia ŝipo preterpasus, tiel ke la nia restus sola kaj senhelpa.

Konsento

Post la okcident-venta zono ni eniris en areon kun flosaj glacipecegoj, kaj la veturado iel plifaciliĝis. Tamen tie ni renkontis glacimontojn, do ni devis senĉese observi la ĉirkaŭaĵon. Mi devas konfesi, ke ekde la momento, kiam ni surŝipiĝis sur Xuelong-on, danĝeroj insidis nin, kaj ni devis esti pro tio singardaj. Feliĉe Ĉinio jam faris 27-foje esplorojn en Antarkto kaj neniu mortis dum tiom da vojaĝoj. Antaŭ la ekveturo, ni devis akiri konsenton de niaj familianoj. Spite al venontaj danĝeroj kaj malfacilaĵoj, la vojaĝo ne timigis min, ĉar la naturo estas tiel bela, ke ĝi forte allogas min. Ŝtormoj kaj mar-malsano estas valoraj spertoj, post kiuj la vivo aspektas eĉ pli bela.

Konteneroj

Ĉinio havas tri staciojn en Antarkto, nome Changcheng, Zhongshan kaj Kunlun. Mi loĝis en la stacio Zhongshan dum mia lasta vizito en Antarkto. Tri aŭ kvar homoj loĝis en ĉiu ĉambro, kaj ni tie povis retumi. La stacio estas farita el konteneroj. En ĝi troviĝas busto de Sun Jatsen, pioniro de la demokratia revolucio de la moderna Ĉinio. „Zhongshan” estas la alfabeta skribo de „Jatsen”: oni titolis „Zhongshan” la stacion por memori lin. La planko estis kovrita per lignopecoj. Ni kunportis ĉiutagajn necesaĵojn el Ĉinio kaj aĉetis legomojn kaj aliajn manĝaĵojn en Aŭstralio.

Broŝuro

Pasintece la staciaj vivkondiĉoj estis simplaj. Oni povis aŭskulti ĉinajn novaĵojn nur per radio. Nun nia vivo estas ege malpli enuiga. Krom retumado, ni povas ludi bilardon, tablotenison kaj eĉ korbopilkon ene de la domo. En Aŭstralio ni ricevis broŝuron pri Antarkto, kiu instruis nin, kiumaniere forigi solecon. Ekzemple, oni povas rigardi fotojn de familianoj, verkadi taglibron kaj fari gimnastikon, aŭ fari planon pri libertempa lernado. Mi ne sentis min sola, nelaste ĉar ĉiutage mi multe okupiĝis pri mia laboro: kolekti ŝtonojn kaj analizi ilin. Post kiam ni atingis Antarkton en oktobro, ni travivis plurajn senlumajn noktojn, sed iom post iom la luma tempo plilongiĝis. Tiuj, kiuj trapasas vintron en Antarkto, probable iĝas angoraj, ĉar la interna sekrecio perturbiĝas. Do oni devas akomodi sin al la nova situacio kaj esti optimisto.

Piedpilko

Rusa stacio estas nia plej proksima najbaro, distance de ni je 500 metroj. En somero ni ofte ludas piedpilkon kun rusaj sciencistoj. Ili ofte venas al ni por retumado. Aŭstralia ekspedicio cetere invitis niajn sciencistojn fari kunan esploron. Foje la Aŭstralia stacio David helpis nin sendi helikoptere malsanulon al Aŭstralio. Laŭ mia opinio, en Antarkto al oni ŝajnas, ke oni loĝas en komunista komunumo, ĉar la homoj helpas unu alian, spite al malsamaj nacioj kaj haŭt-koloroj.

Staciestro

En mia dua esploro en Antarkto, okazinta en la jaro 1998, mi preskaŭ perdis la vojon. Alvenis la tempo, kiam la maro glaciiĝis kaj oni povis piediri sur la glacio. Delonge mi deziris plenumi esploron sur la insulo Honkongo, dek kilometrojn for de la stacio Zhongshan. Do mi kaj alia geologo akiris konsenton de la staciestro, lasinte mesaĝon sur la nigra tabulo en nia stacio kun la jena enhavo: kie ni iros, kion ni faros, kiam ni revenos. Mia kolego kaj mi ekis. Ni kolektis specimenojn kaj faris fotojn kaj topografion sur la vojo. Ni kunportis navigilon kaj aliajn orientilojn. Je la 12a horo ekneĝis. Ni klopodis enmemorigi la formon de la glacimontoj apud nia vojo. Je la 14a horo ni atingis la insulon. Tiam la neĝo estis tiel forta, ke oni ne povis vidi la vojon.

Signalo

La neĝado en Antarkto estis malsama ol tiu en Pekino. Ĝi flugis horizontale. La glacimontoj ĉirkaŭ ni aspektis kiel miraĝo. Tiumomente ni timis, ke ni perdos la revenan vojon kaj iros en la kontraŭa direkto. Unue ni uzis la tutmondan biradan sistemon, tamen la aparato baldaŭ ĉesis funkcii pro elektromanko en la malvarma vetero. Telefono estis plej trezora afero, do mi metis ĝin en mian sinon por teni ĝin varma. La valida distanco de la telefon-voko estis 10 km. Ĉar ni piediris sur la glacio, kiu estis malalta, la telefona signalo estis malforta. Post ĉiu horo mi elprenis la telefonon kaj vokis: „Zhongshan, Zhongshan, mi estas Wang Yanbin. Respondu, se vi aŭdas min.” Neniu respondis, kaj mi tuj metis ĝin en mian sinon, timante foruziĝon de elektro.

Kompaso

Poste mi eksciis, ke la stacio komisiis al iu la taskon voki nin en ĉiu duonhoro. Tamen pro tio, ke nia loko estis malalta, ni ne povis ricevi la signalon. Ankaŭ ili planis savi nin. En la 20a horo mi subite vidis la antenon de nia stacio. Mi konsciis, ke ni estas proksimaj al la stacio Zhongshan. Mi tuj prenis la telefonon kaj klopodis paroli kun ili. En tiu momento ili estis tre maltrankvilaj kaj diskutis en la manĝejo, kiel savi nin. La geologo Liu Xiaohan diris al aliaj membroj en la stacio, ke oni trankviliĝu, ĉar la du homoj estas geologoj, kiuj ofte vojaĝas en montaro, kaj la neĝo ne estas granda problemo por ili; ke, se ili ne havas tutmondan biradan sistemon, ili almenaŭ scias, kiel uzi kompason.

Fekaĵo

Apud la ĉina stacio Changcheng troviĝas pingvenoj sur montetoj. Mi ankaŭ vizitis pingven-insulon, kie svarmas pingvenoj. Laŭ antarkta traktato, homoj ne povas alproksimiĝi al pingvenoj, kaj ni observis ilin de helikoptero. Se vi proksimiĝos al pingveno, ĝi sputos al vi. Se vi kuŝas surtere apud pingveno, ĝi ne povas vidi vin, ĉar ĝia vidkampo estas alta kaj malsupren ĝi ne povas vidi. Rabmevo havas sian propran teritorion. Ĝi kovas ovojn inter ŝtonfendoj. Kiam iu proksimiĝas al ĝia nesto, ĝi malsupren flugas al la homo kaj lasas fekaĵon sur lin. La rabmevo ankaŭ manĝas aliajn malgrandajn mar-birdojn.

Spirito

En Antarkto troviĝas unika klimata fenomeno: neĝer-blovo. Neĝeraro estas levata de la vento en la aeron, kaj nenio videblas. Glacio, ĉielo kaj tero ŝajnas kuniĝi en unu koloro (bluo), kaj oni ne povas orienti sin per la okuloj, sen la helpo de tutmonda birada sistemo aŭ altitud-mezurilo. Helikopter-piloto diris al mi, ke iuj aviadiloj dronis en maro, ĉar la pilotoj opiniis, ke ili estas sur la ĉielo, kiu estas spegulata de la glacikrusto. Ĉi-okaze la plej saĝa taktiko estas ne moviĝi kaj atendi ĝis la neĝ-blovo forpasos. Tiu blovo kutime daŭras kelkajn minutojn. Se oni moviĝas, oni eble falos en fendon. Fakte troviĝas multaj fendoj en la antarkta regiono. Mia kolego foje falis en fendon, kaj mi savis lin per ŝnuro.

Kvankam vojaĝo en Antarkto estas plena de danĝeroj, mi ĝuas tiajn spertojn. Post ĉiu vojaĝo mia spirito sublimiĝas. Per miaj propraj okuloj mi povas vidi la harmonian kunekziston de homoj, bestoj kaj plantoj sur la poluso.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fiere festis foiro

Kutimas en suda Germanio, ke ĉiujare okazas printempe apud la urbo Mannheim la „Maja foiro manhejma”. Ĝi nomas sin subtitole „Ekspozicio por industrio, komerco, metio kaj agrikulturo”.

Fariĝinte dum kvar jarcentoj la plej granda regiona foiro de la lando kun forta ekonomia efiko je 480 milionoj da eŭroj,ekvivalente al 3500 laborlokoj, ankaŭ en 2013 ĝi allogis pli ol 350 000 vizitantojn kaj aĉetantojn.

Al la proponado de novaj produktoj kaj varoj por profesiuloj kaj por ordinaraj homoj aldoniĝis fakoj kiel turismo kaj trafiko. Sed ankaŭ specialaj ekspozicioj, ekzemple, pri la regiono, pri bestoj, pri sano, arto kaj distrado, estis daŭre kaj amase frekventataj.

Konkursoj

Riĉa, varia kromprogramo kompletigis ĉiutage la bazan prezentadon en haloj kaj tendegoj. El tio elstaris diversaj ĉevalsportaj konkursoj kaj bestopremiadoj. Memkompreneble ne mankis multaj ejoj por frandi manĝaĵojn kaj ĉiajn trinkaĵojn.

Aparta aspekto de la evento estis ĝia jubilea karaktero. Antaŭ precize 400 jaroj la palatinata grafo Johano la 2a permesis al la juna urbo Manhejmo ĉiujare la 1an de majo organizi foiron por bestokomercistoj kaj butikistoj. La urbocentra unutaga foiro rapide evoluis ĝis apudurba evento preskaŭ dusemajna.

Prabiciklo

Aparta halo prezentis postlasaĵojn, tekstojn, bildojn, teatraĵojn kaj filmojn pri menciindaj inventoj kaj momentoj el la kvarjarcenta historio. Inter ili trovis abundan intereson la ame flegataj, ĉiam funkciantaj relikvoj ilustrantaj la rolon de Manhejmo en la disvolviĝo de la trafikindustrio, kun Drais (prabiciklo), Lanz (traktoro) kaj Benz/Mercedes (aŭto).

Tiel la foiro montriĝis ne nur moderna komerca evento, sed ankaŭ ligilo inter la historio kaj la estonteco. Samtempe tiamaniere ĝi klare pruvis, ke ĝi daŭre apartenas al la identeco de la regiono. En 2014 ĝi okazos inter la 26a de aprilo kaj la 6a de majo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unu astronomo, du ... astro-nomoj

Steloj, kiel konate, havas nomojn. Multaj el ili verdire havas du nomojn: unu estas la oficiala, la alia estas la komuna/tradicia. Jene oni legos pri la deveno de la strangaj tradiciaj nomoj de du steloj, kies etaj lumoj, spite al ilia nefameco, nin salutas ĉiunokte el la ĉielo.

Taŭro

En ĉiu konstelacio (aŭ stelfiguro), la plej brila stelo estas nomata per la greka litero alfa sekvata de la latinlingva nomo de la koncerna konstelacio. Tiel oni asertas, ke la plej brila stelo en la konstelacio nomita Taŭro (latine: Taurus) estas Alpha Tauri [alfa taŭri]. La dua plej brila estas Beta Tauri; la tria Gamma Tauri ktp.

Hundo

Kelkaj steloj, tamen, havas ankaŭ alian nomon, per kiu ili estas tradicie konataj. Tiel la ĉefa stelo el la konstelacio „Granda Hundo” (latine: Canis Major) estas konata kiel Sirius [sirjus], paralele al Alpha Canis Majoris. La plimulto de tiuj stelaj nomoj venas el la kulturoj greka, latina kaj araba.

Delfeno

Strange ekzistas du steloj, kies tradiciaj nomoj malpermesas al ni simple malkovri ilian devenon. Sualocin kaj Rotanev estas fakte la du plej brilaj steloj en la eta konstelacio Delfeno (latine: Delphinus). Iliaj nomoj apartenas al neniu lingvo kaj unuavide signifas nenion.

Ĉasisto

La solvo de tiu enigmo estas serĉenda en la historio de la itala astronomio. Dum la pasintaj jarcentoj, sciencistoj, almenaŭ formale, kutimis sin nomi per siaj latinigitaj nomoj. Tiel itala astronomo nomita Niccolò Cacciatore [nikolo kaĉatore] (proksimume esperantigebla kiel Nikolao Ĉasisto) estis konata en la sciencaj rondoj kiel Nicolaus Venator, kio estas preciza traduko latinlingven de lia nomo. Li mem, en la jaro 1818, baptis tiujn du stelojn kiel Sualocin kaj Rotanev. Tiuj vortoj estas nenio alia ol Nicolaus kaj Venator, inverse skribitaj. Kvankam „Oalokin” (ebla esperanta transpono de Sualocin) kaj „Otsisaĉ” (Rotanev) ne povas esti difinitaj kiel popularaj steloj (ili estas malfacile observeblaj sub niaj nuntempe poluitaj ĉieloj), iliaj bizaraj nomoj sukcesis pluvivi ĝis nun.

Jorge MONTANARI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jorge Montanari el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La riĉegulo ne prifajfu

Mi trovis tre interesa kun trafaj argumentoj la artikolon de Stefan MacGill pri la instruado de fremdaj lingvoj (MONATO 2013/05, p. 14): Jes ĉiam estas avantaĝo lerni du lingvojn en familia etoso, kun malsamlingvaj gepatroj. Instrui kaj lerni ne estas samaj aferoj! Ĉu indas instrui fremdan lingvon ekde la unuaj lernejo-jaroj? Diskutinda aserto. La danĝero ekzistas en la submetiĝo de la denaska, nacia lingvo favore al la reganta (la angla, nuntempe), kiam la infanoj ankoraŭ ne regas sian propran lingvon.

Krome, la rimarkojn de la aŭtoro pri la malalta nivelo de la Esperanto-parolantoj mi volas limigi: dum la lernintoj de la angla ĝuis plej efikajn publikajn rimedojn (pagitajn per niaj impostoj), la Esperanto-lernintoj devis elturniĝi per etaj rimedoj kaj malmulte da kurso-horoj. La riĉegulo ne prifajfu la malriĉulon!

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fama? Dankon, tamen

Paul Gubbins pravas kiam li avertas por la troa uzado de la adjektivo „fama”. Tamen eblas, por iu ajn (juna, maljuna, klera, malklera ktp), ne aparteni al la granda parto de la publiko kiu scias pri certa famaĵo. Oni povas supozi, ke famaĵo neniam estas konata, ĉu al ĉiuj personoj de specifa publiko, ĉu al la tuta mondo. Mi vizitis la „faman” salminejon en Hallstatt en la sepdekaj jaroj kaj konstatis, ke sur la parkejo troviĝas deko da aŭtobusoj. Ni do ne estis la solaj vizitantoj.

Plie, la publiko povas esti specifa, ekzemple la Esperanto-publiko. Se oni skribas nur en Esperanto, tiam Zamenhof estas evidente fama. Se mi skribas por la legantoj de MONATO, tiam Paul Gubbins estas fama, kaj mi ne bezonas determini tion. Kial mi ne uzu la adjektivon fama se mi nepre volas altiri la atenton? Se oni forstrekas la adjektivon, la leganto povas miskompreni la celon de la frazo. Certe, ni devas bone pripensi, ĉu uzi la adjektivon aŭ ne. Same oni devas bone pripensi ĉu forstreki, ĉu lasi.

Grégoire MAERTENS
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Grégoire Maertens el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aspektoj de vivekspekto

Longe, 83 jarojn, vivas averaĝe homoj en Svislando kaj Japanio. Ege pli malaltan vivdaŭron (mezume 47 jarojn) oni male spertas en Sieraleono, laŭ nova esploro farita de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj ĵus prezentita en Vieno.

La tiel nomata World Health Statistics (Monda Sanstatistiko) aperas ĉiun jaron kaj prezentas ĝisdatigitajn donitaĵojn rilate al la MOS-membroŝtatoj kune kun raportoj pri la progreso de la diversaj landoj lige kun la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN (2000-2015). Ĝi indikas por Aŭstrio kreskantan mezuman vivdaŭron de 81 jaroj en 2011 (kontraŭ 76 en 1990). En la sama lando, samkiel aliloke, estas tamen malsamo inter la du seksoj: ekzemple aŭstraj virinoj paradas per atendebla vivdaŭro de 84 jaroj, dum la viroj mezume vivas ses jarojn malpli. Estas malsamoj ankaŭ inter najbaraj landoj: Slovenio, tre proksime situanta, havas averaĝan vivdaŭron de 80 jaroj. Slovakio kaj Hungario ambaŭ kutime ne preterpasas 75 jarojn.

Imponaj progresoj

Konsiderante, ke, rilate la celojn, oni alproksimiĝas al la limdato de 2015, la statistiko indikas ĉi-jare notindajn progresojn. Bonaj rezultoj estas atingitaj koncerne la malpliiĝon de infanaj kaj patrinaj mortoj sekve de la naskiĝo kaj de la akuŝo mem, la pliboniĝon de la nutraĵoj, la malaltiĝon de la forpasoj pro aidoso, tuberkulozo kaj malario.

La raporto plenumas komparadon inter la progresoj, kiuj estas registritaj en landoj kun plej bona sanstato, kaj tiuj estintaj en malpli evoluintaj landoj. Tiucele oni uzis la donitaĵon de la jaro 1990 (kiam ekaperis la Jarmilaj Evoluigaj Celoj) kaj poste duan donitaĵon, akiritan post dudeko da jaroj. Tio indikas, per absolutaj ciferoj, ke la landoj iam nombritaj en la plej malalta kategorio faris ĝenerale imponajn progresojn.

Ekzemple la rimarkinda malsamo, kiu ekzistis inter landoj kun plej kaj malplej altaj indicoj pri novaj HIV-infektoj, malpliiĝis. Dum novaj HIV-infektoj malpliiĝis sesoble en landoj kun plej malaltaj indicoj, la grupo de landoj kun plej altaj indicoj malpliigis la novajn HIV-infektojn je 27 procentoj. Rilate la malsan-koeficientojn en Aŭstrio, en 2011 okazis 209 malsaniĝoj je 100 000 loĝantoj, en Hungario 47, en Slovenio 31 kaj en Slovakio nur ok. La pleja disvastiĝo de HIV/aidoso en la mondo estis observita en Svazilando, kun 15 816 malsaniĝoj je 100 000 personoj.

Misproporcio

Alia iama absoluta misproporcio, rilate al la infana mortokvanto inter progresintaj kaj malprogresintaj landoj, estis malpliigita: oni malsupreniris, en ĉi-lastaj, de 171 mortoj je 1000 novnaskitoj en 1990 al 107 mortoj je 1000 novnaskitoj en 2011. Aldone iuj landoj, kiuj sin trovis inter tiuj kun plej altaj indicoj pri infana mortokvanto en la mondo dum 1990 – inkluzive de Bangladeŝo, Butano, Laoso, Madagaskaro, Nepalo, Ruando, Senegalo kaj Orienta Timoro – plibonigis la infanan postvivadon tiel multe, ke ili ne plu apartenas al tiu grupo.

En 1990, cetere, en la landoj kun plej altaj indicoj pri virinoj mortantaj dum la gravedeco kaj la akuŝo estis observataj mezume 915 mortoj de patrinoj je 100 000 novnaskitoj, ege pli ol en landoj kun plej malaltaj indicoj. En 2010 tiu misproporcio malgrandiĝis kaj estis nur 512 mortoj de patrinoj je 100 000 novnaskitoj. Tia unuavide kontentiga donitaĵo bedaŭrinde respondas mondskale al eta malpliiĝo (3-elcenta) kaj devus duobliĝi, por ke ni povu atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn – t.e. malgrandiĝon de la patrina mortokvanto je tri kvaronoj.

Antaŭtempaj naskiĝoj

Aliaj „ŝlosilaj” tendencoj rimarkitaj en la raporto rilatas al:

– la aliro al kuraciloj: landoj kun malaltaj aŭ mezaj enspezoj spertas mankon de kuraciloj en la publika sektoro, kio devigas la homojn sin turni al la privata sektoro, kie la prezoj povas esti ĝis deksesoble pli altaj;

– diabeto: preskaŭ 10 % de la plenkreskuloj en la mondo havas diabeton, mezureblan per alta nivelo de sangosukero (pli ol 126 mg/dl). Homoj kun diabeto pliigis la riskon de apopleksio kaj bezonus amputon de la malsupraj membroj dekoble pli verŝajne, ol homoj, kiuj ne suferas pro diabeto;

– antaŭtempaj naskiĝoj: ĉiun jaron proksimume 15 milionoj da beboj naskiĝas antaŭtempe (alivorte ene de la unuaj 37 gravedec-semajnoj) kaj miliono el ili mortas. Antaŭtempaj naskiĝoj konstituas tutmonde la unuan mort-kialon por novnaskitaj beboj kaj la due plej gravan (post pneŭmonio) inter la infanoj malpli ol 5-jaraj.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Telomero: ĉu rimedo kontraŭ kancero?

Niaj genoj, koditaj per blokoj da DNA (kompleta nomo: desoksiribonuklea acido), sin trovas ene de ĉiu ĉelo de nia korpo. Ĉiu unuopa ĉelo daŭre „legas” siajn genojn por produkti la diversajn substancojn bezonatajn por la diversaj taskoj. Ekzemple, la hepataj ĉeloj produktas galon por helpi la digestadon.

Sekvenco

DNA konsistas el longaj ĉenoj aŭ fadenoj, nomitaj kromosomoj. Meze de la kromosomoj troviĝas genoj, sed estas erare kredi, ke ĉiu parto de la DNA-ĉeno konsistas el genoj. Cetere ekzistas partoj de la DNA, kies funkcio estas disigi genojn unu de la alia, kaj ankaŭ helpi la taskon de ilia legado. Ĉe la fino de ĉiu kromosomo estas iu ripetita sekvenco de DNA, kiu ne enhavas genojn. Ĝia nomo estas telomero.

Vivmaniero

Kiam la ĉeloj dividiĝas, ĉiu kromosomo estas kopiata, tiel ke ĉiu el la du novaj ĉeloj, kiuj rezultas, ricevu la samajn kromosomojn. Dum tiu divid-procezo, malgranda parto situanta ĉe la fino de ĉiu kromosomo perdiĝas. Do telomeroj iĝas iom pli mallongaj post ĉiu ĉela dividiĝo. Tio ne multe gravas, se iom da telomero ankoraŭ restas ĉe la fino de ĉiu kromosomo. Kiam tamen la ĉeloj dividiĝas multajn fojojn, neniom plu el la telomero troviĝas ĉe la fino de la kromosomoj. Tial, la genoj lokitaj plej proksime al la fino de la ĉeno de DNA ne plu restas protektataj, kaj ili tuj komencas malaperi dum la venontaj dividiĝoj.

Tiu procezo multe rilatas al la fina sezono de la homa vivo kaj al la perdo de iuj necesaj funkcioj de la korpo. Nu, sendepende de ies virta aŭ malvirta vivmaniero, ekzistas genetika limo por la daŭrigo de la vivo, kiu provokas la perdon de pli kaj pli da gravaj genoj.

Enzimoj

Cetere, kancero konsistas el ĉeloj, kiuj dividiĝas kaj kreskas sen interrompo. Kiam sciencistoj esploris la ĉelan mekanismon de kancero, ili malkovris, ke, dum la dividiĝo de kancera ĉelo, la telomero perdita estas tuj riparata. Tial la kancera ĉelo sukcesas sin dividi plurajn fojojn, ne perdante neprajn genojn kaj tiel evitante sian memmortigon. Pro tio, la enzimoj implikitaj en la riparado de telomeroj estas „ŝlosilo” por esplori, ne nur koncerne la eblon prokrasti la perdon de esencaj funkcioj dum maljuneco, sed ankaŭ koncerne la manieron mem kontraŭbatali kanceron.

Se oni sukcesus aktivigi laŭvole la enzimojn, kiuj povas ripari telomerojn, oni povus eviti la perdon de esencaj genoj dum maljuneco. Se oni male sukcesus malaktivigi tiujn samajn enzimojn ene de kanceraj ĉeloj, ĉi-lastaj rapide mortus post iom da dividiĝoj.

Progresoj

Superfluas klarigi, ke tiuj malkovroj ne signifas, ke kancero estas preskaŭ venkita aŭ ke ni jam povas eviti morton aŭ poreterne plilongigi nian junecon. Sed estas verŝajne, ke gravaj medicinaj progresoj en la estonteco rilatos al la eblo malpermesi la riparon de telomeroj en kanceraj ĉeloj aŭ eviti la mallongiĝon kaj la malaperon de telomeroj en la sanaj.

Jorge MONTANARI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jorge Montanari el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉasado

Antaŭ cent-ducent jaroj ĉasado kaj fiŝkaptado ankoraŭ estis gravaj rimedoj por vivteni sin kaj sian familion en la Nordo. Raha, la finna vorto por „mono”, origine havas signifon „felo de sciuro”. Nuntempe ĉirkaŭ 300 000 finnoj havas ĉasadon kiel hobion. Kreskanta parto de ili estas virinoj. Neplenaĝaj geĉasistoj nombras proksimume 4 % de la tuto. Ili konatiĝas kun la hobio jam hejme, kun la gepatroj, kaj bone konas la ĉasarmilojn, malpezajn mitralojn, fusilojn, plumberpafilojn kaj aerpafilojn. Por pafi per la laste menciitaj oni ne bezonas ĉaspermeson. Multaj havas pafadon kiel kromhobion. Troveblas ankaŭ ĉasantoj, kiuj „pafas” nur per siaj fotiloj kaj kameraoj. Ĉasado malfermas al ĉiuj la pordon al la naturo.

Por ĉiu

Por rajti ĉasi oni devas trapasi ĉasekzamenon kaj ofte ankaŭ demonstri sian lerton en pafado. Plie oni devas scii kie ĉasadi. Kamparanoj kutime posedas sufiĉe da arbaro, kaj la vastaj arbarpartoj posedataj de la finna ŝtato iel apartenas al ĉiu finno. Ege malofte oni vidas barilojn aŭ ŝildojn „Privata”. La ĉasistoj ĉiujare akiras dek milionojn da kilogramoj da pura viando por siaj familioj kaj geamikoj. Oni ne vendas kutime la ĉasaĵojn.

La plej ĉasataj bestoj en Finnlando estas alkoj kaj anasoj. Kiam komenciĝas ties ĉasperiodoj, estas danĝere moviĝi sur strandoj aŭ laŭ arbaraj vojoj. Ĉiujare sekve de akcidentoj vundiĝas aŭ eĉ mortas ĉasistoj.

Jula paco

Kompreneble oni protektas ĉasatajn bestojn kaj birdojn en la sezono, kiam ili bezonas ŝirmon kaj trankvilon por kreskigi la idaron. La ĉasistoj devas bone koni la tiucelan kalendaron, kiu haveblas ekzemple en la reto. La landa ĉasista asocio havas sian retpaĝaron en la finna, sveda kaj angla (www.metsastajaliitto.fi), sed troveblas retpaĝoj ankaŭ en la germana kaj lapona lingvoj. Antaŭ Kristnasko pluraj ĉasistaj societoj libervole deklaras „julan pacon”. Kun siaj geamikoj kaj familioj oni kunvenas en iu arbara loko, bruligas fajron, kafumas, rostas kolbasojn kaj promesas ne ĉasadi dum la tagoj ĉirkaŭ la 21a-26a de decembro. Ĉasistoj ankaŭ provizas bestojn per manĝaĵoj en la malfacila vintra periodo, kiam neĝo dikas. Legomojn, fojnon, ŝelon de tremoloj, pomojn k.a. ili lasas en lokoj, kiujn bestoj vizitadas. Tia helpado devas daŭri ĝis aprilo-majo.

Grandajn bestojn, kiaj urso, gulo, lupo, linko, oni rajtas mortpafi nur esceptokaze, se ili endanĝerigas la loĝantojn aŭ lernejanetojn de izolita bieno aŭ vilaĝeto. Ankaŭ boacaroj, ŝafaroj kaj abelujaroj povas esti en danĝero. Tio ĉiam estigas konfliktojn inter endanĝerigitoj kaj oficialuloj. En urboj oni ne facile komprenas la kamparan situacion.

Malpli grandaj ĉasaĵoj estas leporoj, galinoformaj birdoj (lagopo, perdriko, tetro, bonazio). Urogaloj maloftiĝis pro tio, ke ĉiam pli rare ili trovas taŭgajn lokojn por siaj printempaj seksludoj. Homoj uzas la arbaron por kiel eble plej multe profiti de la ligno, kaj tio malfavoras bestojn kaj birdojn. Pri fokoj daŭre argumentas kaj kontraŭargumentas fiŝkaptistoj kaj protektantoj.

La pordo de la naturo neniam estas ŝlosita. Homoj mem devas zorgeme kaj individue konsideri kiam ili eniru kaj eliru, kaj kion ili faru en la sovaĝejoj.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Everesto mem blovospiras

Antaŭ kelke da jaroj komenciĝis, kadre de la sciencista medio, fervora debato pri la efektiva sanstato de la everestaj glaĉeroj. Iuj rigardis ĝin bona, iuj malbona. Italaj esploristoj metis finon al tia diskutado, disvastigante la fidindan konkludon, ke la tiel nomata monda varmiĝo ne ŝparas la plej altan monton de la planedo, Evereston. Tiu, fojfoje nomata „tria poluso” de la tero, pli kaj pli varmiĝas, simile al la ceteraj plej malvarmaj lokoj de la tero. La sekvo? Neĝoj kaj glaciejoj fandiĝas, lasonte baldaŭ la alvalajn hom-komunumojn sen akvo.

Imponeco

Jen kelkaj sciencaj donitaĵoj, kiuj konvinkis ĉi-rilate eĉ plejskeptikulojn: la glaĉeroj de la monto Everesto spertis, ene de 50 jaroj, malaperon de 13 % de sia amplekso; cetere, en la sama tempodaŭro, la neĝ-limo supreniris je 180 metroj. La itala teamo, kiu plenumis la esploron kaj kies membroj venas de iu loka sidejo de CNR (Itala Tutlanda Centro de Esplorado), sed ankaŭ de la universitato de Milano kaj de Ev-K2-CNR (scienca komitato), analizis la sanstaton de la glaciejoj, kiuj blankigas la pintojn de la azia montaro, tiom konata pro sia imponeco. La esploristoj priesploris precipe la tiel nomatan Nacian Parkon de Sagarmatha (kiu havas amplekson de 1148 km2): temas pri regiono de la montoĉeno, kiu inkluzivas impresajn pintojn. Tiuj ne hazarde allogas turistojn kaj alpistojn el la tuta mondo.

Kronologio

En la lastaj jaroj la scienca komunumo estis disigita: la itala esplorgrupo donis tamen konvinkajn respondojn, kiujn ĉiu estis devigita akcepti, ĉar temas pri faktoj, ne hipotezoj. Oni uzis kartografiajn reliefojn kaj satelitajn bildojn, plenumante tiumaniere precizan glaciej-kronologion, aŭ alivorte historion, kiu kovras la tutan lastan jarcentduonon. Oni rimarkis, ke de post 1962 la glaĉeroj retroiris je 400 metroj. La fakuloj esploris ankaŭ la temperaturojn kaj la precipitaĵojn ekde la 1990aj jaroj. Oni notis pliiĝon de la temperaturo je 0,6 gradoj centezimalaj kaj malaltiĝon de la pluvoj je 100 mm en la antaŭmusonaj kaj vintraj monatoj.

Patrino

Tio ne signifas, ke la dio de la nepala ĉielo (ja tiu ĉi estas la signifo de la loka nomo Sagarmatha) aŭ la patrino de la tibeta universo (tion signifas la alifoje uzata nomo Chomolangma) restos post deko da jaroj tute nuda. Baldaŭ (kaj certe) malaperontaj estas nur la malgrandaj glaciejoj, alivorte tiuj kun amplekso malplia ol 1 km2. La ĉefaj, plej grandaj glaciejoj estas fakte pli malrapidaj kaj rezistaj en sia fandiĝo. „La malgrandaj glaciejoj jam perdis 43 % de la propra amplekso”, skribis la esploristoj en artikolo prezentita ĉe internacia kunveno lastatempe okazinta en Cancún (Meksiko).

Kolizio

La rezultoj de la esploro estas maltrankviligaj ne nur por la sciencistoj, kiuj plej ofte, kvankam kun iom da esceptoj, spektas tiun mondan varmiĝon per iom da malkvieto, sed ĉefe por la homoj, kiuj loĝas ĉe la piedoj de la montaro. La everestaj glaciejoj fakte havas la econ havigi akvon alvale dum la sekaj sezonoj. Ili estas konsiderataj la akvaj rezervoj de Azio. Tiu akvo utilas por agrikulturo, por la produktado de elektra energio kaj, nelaste, por trinkado. Do la observebla retiriĝo de la glaciejoj, aliflanke kreskonta sendube laŭ la plenumintoj de la esploro, povus havi gravan kolizion kun la vivo de azianoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Frandaĵoj fratinaj

Kiuj ŝatas veganan glaciaĵon, povas nun manĝi ĝin en Vieno. En majo 2013 malfermiĝis la unua vendejo „Veganista”, kie oni ricevas nur veganajn glaciaĵo-specojn.

Du fratinoj pli ol unu jaron eksperimentis per diversaj receptoj. Cecilia Blochberger [cecília blóĥberger], 39-jara, havis jam spertojn pri vendado de kosmetikaĵoj kaj tiel havigis la startkapitalon por la nova entrepreno. Krome ŝi studis ĉe usona t.n. Glaciaĵa Universitato en New Jersey [nju ĝorzi].

Sojo-suko

Susanna Paller, 27-jara, okupiĝas ĉefe pri la preparado de tiuj frandaĵoj. Ovojn kaj bovinan lakton la fratinoj tute ne uzas, kio ĝojigas homojn kun laktoza netoleremo. Ili evitas ankaŭ la normalan sukeron sakarozo kaj anstataŭigas ĝin per sojo-suko, rizo-suko, avena suko kaj kokosa suko.

Unu „globo” de la glaciaĵo kostas inter 1,60 eŭroj kaj 1,90 eŭroj, do iom pli ol aliloke. La venontan jaron la fratinoj volas vendi ankaŭ kafon kaj liveri la glaciaĵojn al veganaj bakejoj kaj restoracioj.

La vendejo, en Neustiftgasse [nójŝtiftgase], proksime al la metroa haltejo Volkstheater [fólksteater], estas malfermita ĉiutage de la 11a ĝis la 19a horo.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kuniĝas mistera kaj potenca grupo

La prestiĝa kaj modera irlanda ĵurnalo Irish Times lastatempe publikigis, kun pli ol nuraj nuancoj de suspektemo kaj maltrankvilo, raporton pri la ĉi-jara konferenco de la tiel nomata Bilderberg-grupo, kiu okazis en junio en la najbara Anglio.

La unua konferenco de tiu grupo – aŭ „klubo” – okazis en 1954 en la nederlanda hotelo Bilderberg. Ĝin iniciatis homoj, kiuj maltrankviliĝis pri la kreskanta kontraŭ-usona sento en okcidenta Eŭropo.

Ili volis antaŭenigi novan ideologion, nomatan atlantikismo, kiu celis pli da konsento inter la kulturoj ambaŭflanke de la oceano, kun kunlaboro politika, ekonomia kaj defenda. La projekton apogis ne nur pluraj ŝtatistoj kaj eŭropaj regantoj, sed ankaŭ la ĉefo de la usona ŝtatsekureca servo, CIA.

Suspektemo

Pro tio, ke la grupo agas sekrete kaj publikigas nek tagordojn nek protokolojn, oni ne certe scias, kion ĝi faras aŭ intencas. La sekretemo de la grupo estigas suspektemon kaj timon, kaj ne nur inter maldekstruloj.

Kelkaj influhavaj homoj, inkluzive de eŭropaj kaj usonaj politikistoj, opinias, ke la grupo intencas plifortigi la kapitalismon, tutmondiĝon kaj liberan merkaton – esence la ekonomian, politikan kaj kulturan superregnon de la okcidentaj potencoj.

Kiam kuniĝas la konferencanoj, kiuj inkluzivas kelkajn plej potencajn politikistojn, reprezentantojn de amaskomunikiloj, entreprenistojn, bankistojn kaj aliajn pilierojn kaj apogantojn de la kapitalisma sistemo, ili alvenas en veturiloj kun nigraj fenestroj. Ilin protektas anoj de sekurecaj servoj, kaj helikopteroj.

Policanoj

La konferencoj okazas en lokoj ĉirkaŭitaj de bariloj. Policanoj, fojfoje surĉevalaj, blokas al la publiko la vojon al la konferencejo. Supozeble la kostoj de la sekureco estas kovrataj de ordinaraj impostpagantoj, kiuj rajtas nek partopreni nek informiĝi pri la evento.

Ne surprize, membroj de la publiko kaj reprezentantoj de diversaj organizaĵoj staras aliflanke de la bariloj, manifestaciante kontraŭ evento, kiun ili taksas malbonsigna. Ili postulas, ke la grupo publikigu detalojn pri la konferenco.

Precipe la bankistoj provokas publikan reagon, ĉar ili reprezentas la sektoron, kiu plejparte respondecas pri la ekonomia krizo. Ĝenerale oni akceptas, ke homoj kun honestaj intencoj sin kaŝi ne bezonas.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Armilo kontraŭarmila

Komence de aprilo estis aprobita la unua internacia traktato pri komerco de armiloj. En junio, ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, la traktaton subskribis 67 ŝtatoj, ĉirkaŭ triono de la 193 UN-membroj.

Temas pri historia momento. Oni provis multfoje realigi ĉi tiun idealon, ekzemple ĉe la Ligo de Nacioj dum la intermilita periodo, kaj neniam sukcesis. Nun nepras, ke la unuopaj ŝtatoj ratifu en sia parlamento la traktaton, kiu ekvalidos nur post 50 ratifoj. Tiu ĉi procezo daŭros eble du aŭ tri jarojn.

La civila socio ludis gvidan rolon por meti la temon en la tagordon de registaroj, ekde la komenco kaj dum ĉiuj fazoj, kombinante lobiadon kun civitana agado (tiel gravis lastatempe interretaj kontaktoj). Nun, por aplikigi la traktaton, la civila socio denove ludos gvidan rolon.

Municioj

Sendube la teksto de la traktato ne estas perfekta. Tamen ĝi estas pli bona ol oni povus imagi. Tiel, malgraŭ malfortoj, ĝi starigos kriteriojn por decidi, kiam malpermesi vendadon de armiloj, kaj pri kiaj armiloj temas (pezaj kaj malpezaj kaj eĉ, kvankam nur parte, ankaŭ municioj). La traktato reguligos ankaŭ el- kaj en-portadon, do transportadon, de armiloj.

Oni tamen garde sin tenu. Ŝtatoj povos ĉiam diri, ke ili konsideras homajn rajtojn, samtempe tamen permesante armilo-eksportadon kondukantan al genocido. Cetere estiĝas novaj armiloj, kiel senpilotaj aviadiletoj (angle drones), kiuj ne estas inkluzivitaj. Ankaŭ nekomercaj aranĝoj restas ekster la traktato. Do armilo-donacoj estu nepre ekzamenataj.

Konscio

Malfacile estas prognozi la rezultojn de la traktato. Ĉiutaga praktiko kaj ankaŭ ĉiujara konferenco de la subskribintaj ŝtatoj helpos determini ĝian aplikadon kaj sukceson. Tamen la plej grava efiko kuŝos en la konscio. Ekde nun, ŝtatoj pli detale klarigu sian armilo-komercadon. Cetere la traktato permesas al civitanoj ilin pridemandi kaj informojn peti.

Oni ne forgesu, ke la teksto akceptita estas nur unua paŝo en multe pli longa procezo. Ekzemple, kiam la traktato ekvalidos, komenciĝos sesjara periodo, dum kiu ĝi ne povos esti ŝanĝita. Nur poste eblos plibonigi la tekston kaj aldoni novajn paragrafojn. Tamen nenio malhelpas al ŝtatoj ekde nun ekagi laŭ la spirito de la traktato.

Opozicio

Notindas la fundamenta rolo de Usono por efektivigi la traktaton. Estis prezidanto Barack Obama, kiu malgraŭ opozicio ekzemple en la senato, tamen permesis en 2009, ke oni komencu la finan fazon de la procezo, kiu kulminis en la traktato.

Eĉ se Usono aŭ aliaj gravaj armilo-produktantoj, kiel Rusio aŭ Ĉinio (kiuj sin detenis en la aprila aprobo-voĉdono), ne subskribos aŭ povos ratifi la traktaton, oni esperas, ke tamen tiuj ĉi landoj akceptos la principaron. Usono, ekzemple, ne subskribis kontraŭminan traktaton, tamen nun agas kvazaŭ subskribinto kaj ne plu produktas aŭ vendas minojn.

Intertempe estas lanĉitaj similaj kampanjoj por limigi armilojn. Unu el tiuj celas malpermesi nukleajn armilojn, alia robotojn, nun diverslande esploratajn, kiuj sendepende, sen homa interveno, pafos kaj murdos. Ekskludi homojn de la decido, ĉu mortigi, vere timigas. Do ne ĉesos la laboro por bridi la evoluigon kaj komercadon de armiloj.

Javier ALCALDE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Javier Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vladimir Lemelev

Leginte la du artikolojn de d-ro Vladimir Lemelev Laŭdo de moderna superhomo kaj Unu hirundo printempon ne alportas: sed du? (MONATO 2013/06, p. 18 kaj 19) mi kun danko aprezas la bonegan kontribuon, kiun d-ro Lemelev faris en la disvastigo de sciencaj (ĉefe medicinaj) informoj en Esperantujo. Lia jam ofte pruvita kapablo prezenti kompleksajn temojn en bonega kaj facile komprenebla lingvaĵo estas certe gratulinda. Des pli malfeliĉe mi samnumere en MONATO legis lian nekrologon. Jen grava perdo! Samkiel multaj aliaj, mi tre bedaŭras lian forpason.

Bruce R. CRISP
Kanado

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce R. Crisp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Hejmen la blukaskuloj

En 1973 okazis la milito de Jomkipuro inter unuflanke Egiptio kaj Sirio kaj aliflanke Israelo. Sekvis ne pactraktato, sed armistico. La batalintoj permesis 1150-kvadratkilometran senmilitan zonon sur la Golanaj Altaĵoj inter Sirio, Israelo kaj Libano.

En tiu mallarĝa zono servis dum 39 jaroj aŭstraj soldatoj kadre de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por prizorgi la armisticon. Komence de 2013, krom la 380 aŭstraj blukaskaj soldatoj, deĵoris 300 el Barato kaj 342 el Filipinoj, antaŭe ankaŭ el Kanado, Kroatio kaj Japanio.

Kidnapis

En printempo 2011 en Sirio ekprotestis la loĝantaro kontraŭ la registaro. Sekvis armita konflikto inter la opozicio kaj la registaro. Unue la blukaskuloj restis flanke de la konflikto. Sed en majo 2013 ribeluloj kidnapis filipinajn blukaskulojn kaj ilin tenis dum mallonga tempo. En junio la situacio pliakriĝis.

Siriaj ribeluloj okupis parton de la senmilita zono, inkluzive de la ĉelima Gate Bravo [gejt bravo] proksime al Al-Kunajtiro. La UN-soldatoj pli kaj pli endanĝeriĝis. Ne estas la tasko de blukaskuloj pacigi batalantojn. Krome ili havas nur leĝerajn armilojn, kiuj taŭgas nur por sin defendi.

Tial la aŭstra registaro iom abrupte decidis retiri siajn soldatojn, same kiel ankaŭ la filipina registaro.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gesto malabsurda

La brita ĉefurbo Londono nun havas trinkejon por surduloj, kies dungitoj estas ĉiuj gestolingve trejnitaj.

Celita ĉe la Surdulo-salono (angle: „Deaf Lounge”) estas trankvila kaj komforta klubstila kunvenejo, kie surduloj interrilatas kun nesurduloj. Do tiuj kun ordinara aŭdkapablo estas bonvenaj, allogataj de muziko, kiun surduloj spertu pere de vibrado.

Kursoj

La posedanto, mem surdulo, kiu elpensis la ideon post malbonaj spertoj en aliaj trinkejoj kaj kluboj, planas organizi kursojn, kie oni instruos al surduloj interpreti popularajn ritmojn kaj ankaŭ ludi muzikilojn.

Ekipaĵo

Krom trejnitaj dungitoj pri gestolingvo, la trinkejo havas helajn plafonlumojn, tiel ke la klientoj povos klare vidi, kiam ili gestas. Sur la tabloj troviĝas skribiloj kaj paperbloketoj por mesaĝoj. Cetere, inter la dungitoj estas surdaj pordogardisto, kelistoj kaj duonsurda diskestro.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Slovak-korea poŝtmarko

   

La kompanioj Slovaka poŝto kaj Korea poŝto eldonis komunajn poŝtmarkojn okaze de la 20a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Slovakio kaj Koreio.

La korean kulturon poŝtmarke prezentas korea muziko nomata pansori, enskribita ĉe Unesko kiel majstra verkaĵo de buŝtradicio kaj nemateria heredaĵo de la homaro.

La slovaka poŝtmarko montras dancistan paron vestitan en festa slovaka popolkostumo el la artista ensemblo Lúčnica [luĉnica], la nomo de popolkanzono kantata origine ĉe rastado de fojno.

 
Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poeto danĝera

Johann Wolfgang von Goethe [gete] (1749-1832) estas unu el la plej gravaj germanaj poetoj. Japanaj vojaĝemuloj, kiuj parolas la germanan, volonte vizitas la Goethe-monumenton, kiu staras ĉe la viena Ringstrato, proksime al la Operejo.

Unue oni volis konstrui tiun memorigaĵon el marmoro, sed pro la altaj kostoj oni realigis ĝin per bronzo kun soklo el polurita granito. La inaŭguro okazis en la jaro 1900.

Izotopoj

En la sama tempo francaj fizikistoj malkovris radioaktivecon. Granito radioaktivas pro la izotopoj de kalio, torio kaj uranio. Kiam oni mezuris la radiadon ĉirkaŭ la Goethe-monumento, oni trovis, ke ĝi estas kvaroble pli alta, ol kutimas en Vieno.

Laŭ la nuna leĝaro ne estus permesite konstrui tiel forte radiantan objekton meze de granda urbo. Feliĉe la japanaj turistoj nur mallonge sidas sur la granita soklo. Foto estas ja rapide farita.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tamen ne la plej alta ...

Komence de junio 2013 inundoj damaĝis grandajn partojn de Aŭstrio, Germanio kaj Ĉeĥio. La nivelo de la inundoj estis en kelkaj lokoj pli alta ol en la jaro 2002, la lasta ruiniga alta akvo.

Unue estiĝis malvarma aero norde de la Alpoj. El la sudo venis humida aero kaj sekve pluvegis dum kelkaj tagoj. Akvoamasoj fluis tra Bavario (Germanio) laŭ la riveroj Inn kaj Danubo, poste tra Aŭstrio kaj Hungario. Rompiĝis digoj aŭ plialtiĝis la grundakvo. Tial subakviĝis keloj kaj teretaĝoj.

Similan katastrofon travivis mezeŭropanoj en 2002. Post tiu jaro estas konstruitaj digoj el tero aŭ moveblaj protektiloj el betona fundamento, kiu restas en la tero. Laŭbezone eblas starigi sur ĝi fostojn kaj kontraŭapogilojn. Inter la fostoj oni muntas aluminiajn platojn ĝis la alto de kvin metroj. Tiu ĉi multekosta instalaĵo jam protektis multajn vilaĝojn kaj urbojn laŭlonge de Danubo.

Mezurilo

Gravas informsistemo pri alproksimiĝantaj inundoj. Tiu sistemo ne kontentige funkciis. Unuflanke mankas scio pri la evoluo de la inundo. Aliflanke la akvonivelo estis tiel alta, ke ekzemple en la ĉedanuba vilaĝo Aschbach [aŝbaĥ] la mezurilo ne plu funkciis.

Post pluvego rapide plialtiĝas la akvo, se la rivero fluas en mallarĝa ujo inter altaj digoj. Tial post 2002 oni decidis fari vastan fluejon por Danubo en Machland [maĥland], kie povas amasiĝi granda parto de la akvo. En Machland, oriente de Linz [linc], bienistoj, kompensite, jam forlasis aŭ baldaŭ forlasos siajn terenojn.

En la aŭstra ĉefurbo Vieno ne estis grandaj damaĝoj, ĉar paralele al la malnova riverujo troviĝas la „Nova Danubo”. Ĝi estas dum normalaj tempoj ripozejo. Dum inundo oni ne rajtas en ĝi sin bani pro la danĝere kaj rapide fluanta malpura akvo.

Fajrobrigadoj

En Aŭstrio dum la inundo helpis 70 000 homoj, inter tiuj 40 000 membroj de libervolaj fajrobrigadoj. Per miloj da pumpiloj ili sekigis akvoplenajn kelojn. Ili savis homojn kaj bestojn kaj liveris nutraĵojn al tiuj, kiuj restis en domoj inunditaj. Monon de la ŝtato la helpantoj ne ricevos.

Post la inundo necesas rapide formeti ŝlimon kaj koton, kiuj post sekiĝo iĝas malmolaj kiel betono. Venos helpa mono de katastrofa fonduso. Asekuraj kompanioj ne pagas al domposedantoj, se la ruinigita domo staras en „ruĝa zono”, kie inundoj ofte okazas.

Industriisto

Kampanjon por kolekti monon iniciatis Frank Stronach [frenk ŝtronaĥ]. Li naskiĝis en 1932 en Aŭstrio, riĉiĝis kiel industriisto en la 1960aj jaroj en Kanado, kaj fondis en 2012 novan politikan partion kun la nomo Team Stronach, mallonge Frank.

Post la inundo li donacis 500 000 eŭrojn por la viktimoj de la inundo kaj alvokis ke donacu 10 % de siaj salajroj ĉiu, kiu „vivas de impostoj” kaj havas jare netan salajron de almenaŭ 80 000 eŭroj, do specife politikistoj, sindikato-funkciuloj kaj similaj.

La inundo de 2013 ne estis la plej alta de la lastaj 1000 jaroj. Tion montras strekoj ĉe la akvo-pordego (Wassertor) en Schärding [ŝerding] ĉe la bordo de la rivero Inn. Ekzemple la plej alta nivelo estis 8,8 m en 2002, 10,5 m en 2013, 11,3 m en 1954, 11,6 m en 1899, kaj 13,0 m en 1598.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kukoj, kuirlibroj kaj kanabo

Pri vegana vivmaniero informis 30 firmaoj kaj asocioj dum la 16a vegana somerfesto en Vieno. Aĉeteblis tie varoj, kiuj laŭ la organizantoj estas daŭripovaj kaj kiuj ne damaĝas bestojn. Dume amuzis akrobatoj, ĥoro, populara muziko kaj ŝminkado de infanoj.

Manĝeblis kukoj, panetoj, rostaĵoj, kebaboj, salatoj, sojomanĝaĵoj kaj glaciaĵoj, laŭbezone akompanataj de kuirlibroj. Prezentita estis la plej granda Saĥer-torto, kiun rapide konsumis la veganemuloj.

Kanabo

La firmao Hempire vendis ĉemizojn, tekojn, kosmetikaĵojn kaj nutraĵojn el kanabo. Alia entrepreno, Muso koroni, proponis veganajn akcesoraĵojn kaj ŝuojn, krome kosmetikaĵojn produktitajn sen besto-eksperimentoj.

Ĉe la kiosko Hunda Dialogo oni lernis kiel ĝentile trejni hundojn. La Asocio Kontraŭ Besto-fabrikoj informis pri besto-rajtoj. Ekzemple, por saniga sinmovado buĉotaj kokinoj havu pli da loko ol unu A4-folion.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova kvartalo, nova lago

Aŭstrio kaj ĝia ĉefurbo Vieno ne povas mem produkti sian energion kaj dependas de energio el eksterlando. Unu kilovathoro da importita energio kostas ses cendojn. Tial 17 miliardoj da eŭroj necesas por provizi la ĉefurbon per importita energio. Tio reprezentas grandan financan perdon.

Novan kvartalon oni planis do hejti per tervarmo. Seestadt („Lago-urbo”) estas konstruata (kompletigota en 2028) ĉe la vilaĝo Aspern, parto de Vieno. Aspern estas konata pro venko de la aŭstra armeo super Napoleono en 1809.

Sur la tereno de iama flughaveno estiĝos loĝejoj por 20 000 homoj, kun samnombraj laborlokoj. La areo grandos 240 hektarojn. Artefarita lago, kiu entenos grundakvon, grandos kvin hektarojn. Oni ne rajtos tie baniĝi.

Rezignis

En 5000-metra profundo troviĝas subtera lago kun akvo varma je 150o C. Tamen la kvanto de la akvo ne estas sufiĉe granda, kaj oni devis rezigni pri la plano hejti per tervarmo.

Por eviti kreskadon de la aŭtotrafiko oni plilongigas la metrolinion U2 kaj la tramlinion 26 al la nova kvartalo. Sur longa tram-ponto super fervojo-linioj kaj stratoj troviĝos kajo meze de la trakoj. Ĉar la vagonoj de la vienaj tramoj havas enirejon nur dekstre, la tramoj veturos ĉe la maldekstra flanko de tiu itinera parto. Tial necesas du trako-kruciĝoj antaŭ kaj post la ponto.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Astrobiologio kaj religio

Carl Sagan [karl sejgan] (1934-1996), usona astronomo, kiu sukcese popularigis astronomion per siaj skribaĵoj kaj televidaj dissendaĵoj, estas rigardata kiel la fondinto de nova scienca fako nomata astrobiologio. Temas pri studado kaj esplorado de la eblo trovi indikojn pri la ekzisto de ekstertera vivo aliloke en la kosmo. Pro tio, ke ĝis nun oni ne sukcesis konstati, ĉu ekzistas sur aliaj planedoj, aŭ satelitoj aliaj estaĵoj – eĉ plej primitivaj – astrobiologio estas iom unika kompare kun aliaj sciencoj.

Komparo

Mi nun bedaŭras, ke mi pasigis plurajn jarojn de mia vivo studante teologion, kiun mi nun rigardas kiel la plej malutilan kaj sencelan studadon. Lastatempe, mi komencis fari komparon inter la teologio kaj la astrobiologio. Ambaŭ fakoj pretendas studi ion, pri kio oni ne povas pruvi, ĉu ĝi fakte ekzistas; kion oni kapablas nek vidi nek aŭdi; kaj kun kio oni ĝis hodiaŭ ne sukcesis komuniki.

Tamen, estas unu granda diferenco inter la ekstertera serĉado farata de astrobiologoj kaj la konjektoj de teologoj. La unuaj menciitaj jam sukcesis malkovri per la plej disvolvita tekniko kelkajn gravajn faktojn, ekzemple, la ekziston en nia galaksio de aliaj steloj kun planedaj sistemoj similaj al nia sunsistemo. Per spektroskopio, astronomoj eĉ kapablas analizi, kiaj elementoj troviĝas sur tiuj planedoj, kaj ĉu ili posedas akvon, kies ĉeesto estas rigardata kiel grava kondiĉo por la estiĝo de la vivo. En nia sunsistemo ili trovis spurojn, kiuj sugestas, ke la planedo Marso aŭ posedas, aŭ iam posedis, akvon. Do la ĉeesto de akvo aliloke en la universo ŝajnas aŭ ebla, aŭ probabla. Sekve, kelkaj gravaj paŝoj jam estis faritaj en la serĉo pri ekstertera vivo.

Savado nur tera

Parenteze, ie mi legis, ke gravulo en Vatikano deklaris, ke, se la astronomoj iam sukcesus malkovri vivon sur eksterteraj planedoj, tio ne prezentos problemojn por la teologio. Kontraste, adeptoj de fundamentistaj protestantaj sektoj, per iom bizara rezonado, rifuzis akcepti, ke inteligentaj estaĵoj povas ekzisti ie aliloke en la universo, pro la fakto, ke, laŭ ili, la Savanto venis nur al la tero por savi la homaron, kaj al neniu alia planedo.

SETI

En la jaro 1992 estis lanĉita ĉe la radioteleskopo en Arecibo, Porto-Riko, programo sub la nomo SETI, por serĉi eksterteran inteligenton en la universo. Uzantoj de komputiloj tutmonde estis invititaj disponigi al la programo siajn ekrankurtenojn por helpi analizi eblajn signalojn el la kosmo. Dum iom da tempo mi estis unu el la homoj, kiuj partoprenis en tiu iniciato, sed mi baldaŭ tediĝis kaj rezignis, ĉar ĝis hodiaŭ la programo produktis neniujn pozitivajn rezultojn.

Malgraŭ tiu malsukceso, oni ankoraŭ esperas pro la konstatita ekzisto de tersimilaj planedoj ekster nia sunsistemo, ke iam oni trovos kelkajn, sur kiuj iu speco de vivo – eĉ se nur bakteria, alga aŭ likena – estas ebla aŭ verŝajna.

Do la komparo, kiun mi provis fari inter astrobiologio kaj teologio estas ne egala. Ambaŭ pretendas studi iun objekton, kies ekzisto ĝis nun ne estas pruvita, sed la serĉado de la astrobiologoj ŝajnas pli promesplena ol la konjektoj de la teologoj. Oni ne forgesu, ke la originala senco de la greka vorto dogma estas „opinio”, ne certeco.

Silogismo

La tiel nomataj patroj de la kristana eklezio provis, per la klasikaj pruvoj de la ekzisto de Dio, konvinki la homaron, ke tiu alta Estaĵo ne estas nur imaga aŭ legenda. Hodiaŭ eĉ la teologoj mem rekonas, ke ĉiu el tiuj argumentoj estas bazita sur falsa silogismo, nome:

Se x validas, do y; y validas – do x.

Meditante pri tiuj gravaj temoj, mi ofte demandas min, ĉu la religio kontribuis pli da beno ol malbeno – aŭ inverse – al la homaro. Certe, la kristana eklezio fondis azilojn, rifuĝejojn, malsanulejojn, leprulejojn, lernejojn kaj universitatojn. Plie, ĝi inspiris la plej glorajn muzikon kaj arton. Aliflanke, ĝi kruele persekutis herezulojn kaj nekredantojn, kaj aliaj religioj simile agis.

Pro religiaj diferencoj oni murdas, masakras kaj malliberigas. Multaj militoj okazas pro religiaj kialoj – kvankam plej ofte la motivoj estas ne pure religiaj, sed inkluzivas politikajn kaj sociajn elementojn. Preskaŭ ĉiuj religioj iam persekutis siajn rivalojn aŭ militis kontraŭ ili – kiuj ofte ne apartenis al alia religio, sed al sekto aŭ frakcio de la sama religio, kiel ekzemple la protestantoj kaj katolikoj en Nord-Irlando ĝis antaŭ nelonge, kaj la ŝijaistoj kaj sunaistoj en diversaj landoj.

Malgraŭ la grava kontribuo de religio al edukado, la historio de la kristana eklezio montras, ke ĝi konstante malhelpis la progreson de scienco kaj de sociaj plibonigoj. Apenaŭ ekzistas religio, kiu ne diskriminaciis – kaj ankoraŭ diskriminacias – kontraŭ virinoj.

Tragedio

En Irlando, la lando, en kiu mi loĝas, okazis ĉi-jare terura kaj nenecesa tragedio. Iu juna graveda hindua dentistino troviĝis en hospitalo. Ŝia akuŝo estis longa kaj peniga, kaj ŝi plurfoje petis al la hospitala stabanaro, ke oni abortigu la feton, kiu – kiel oni poste konstatis – estis ne vivipova. Bedaŭrinde la leĝo en ĉi tiu precipe katolika lando ne permesas abortigon, krom en la plej esceptaj cirkonstancoj. Kvankam la juna edzino iĝis grave malsana, la obstetrikistoj kaj akuŝistinoj evidente timis, ke, se ili abortigus la feton, ili estos jure persekutitaj en la irlandaj kortumoj, do ili rifuzis konsenti. Iu akuŝistino (kiu poste pardonpetis) respondis al la petoj de la virino, dirante: „Kara, ne eblas – ĉi tiu estas katolika lando.” La edzo, kiu ĉeestis dum la akuŝo, protestis, ke ili estas ne katolikoj, sed hinduoj. Tamen lia edzino mizere mortis pro sepso, kune kun la feto. Nun la irlanda registaro devas decidi, kiel oni povos ŝanĝi la leĝon pri abortigo, por ke tiaj katastrofoj ne plu okazu. Eble estus troige aserti, ke estis religia malcedemo, kiu kulpis en ĉi tiu kazo, sed estas ankaŭ malfacile eviti tiun aserton.

Ĉu oni estas religia kredanto, aŭ nekredanto, oni ne povas nei, ke – malgraŭ la konsolo kaj veraj avantaĝoj, kiujn la religio proponis kaj proponas al la homaro – ĝi estas ankaŭ kaŭzo de granda suferado kaj terura maljusteco. De tiu paradokso ni ne povas eskapi. Verŝajne nek vi, la leganto, nek mi povas proponi solvon.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

20 jaroj - 20 prezidantoj

   

Politiko, ekonomio, socio kaj sekureco en Eŭropo post la ekonomia krizo troviĝis inter la temoj traktataj dum pintkunveno en Bratislavo, Slovakio, en junio.

 

Diskutataj estis ankaŭ la taskoj de novaj membroj de Eŭropa Unio kaj kiel ili povos pozitive al ĝi kontribui. Ĉeestis la kunvenon 20 prezidantoj de ŝtatoj de meza kaj sud-orienta Eŭropo, kun ankaŭ la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Herman van Rompuy [rompej].

La dudek prezidantoj estas simbola nombro por la slovakoj. La pintkunveno okazis dum la jaro de la 20a datreveno de la sendependiĝo de Slovakio.

 
Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cunamo-buĝeto: demandoj kaj duboj

Grandega tertremo, cunamo kaj sekvanta paneo de nuklea centralo ĉe Fukuŝima, en nord-orienta Japanio, en 2011, kaŭzis katastrofan damaĝon al la regiono.

La tiama registaro tuj reagis kaj proponis buĝeton ekster la ĝenerala kaso por rekonstrui, ripari kaj revivigi havenojn, vojojn, fervojojn, domojn ktp. Tiucele la publiko kaj opoziciaj partioj aprobis elspezon de la ekvivalento de 148 200 milionoj da eŭroj dum kvinjara periodo.

Samcele estas akceptita plialtigo de enspezimposto je 2,1 % dum 25 jaroj. Krome, la nova registaro de la Liberala Demokratia Partio, kiu venkis en la elekto de decembro 2012, aldonis pliajn 42 000 milionojn da eŭroj.

Burokratoj

Do, kun buĝeto tiel decidita, venis la vico de burokratoj detali planojn por elspezi la monon. Tamen miris la publiko, ĉar la planoj inkluzivas elspezojn evidente ne rilatantajn al la rekonstruado de la regiono.

Aperas ekzemple pavimotaj vojoj en Okinawa, pli ol 1800 km for de la damaĝita regiono, monsumoj por kontraŭi la organizaĵon Sea Shepherd, kiu implikas baleno-ĉasadon, kaj aĉetado de novaj aŭtoj por la subministerio pri enketado por publika sekureco (do spionado).

Kontraktoj

Post publika kritiko, la registaro provis ĉesigi elspezon nelaŭcelan, sed nur malgrandan parton. La plimulto jam estas eluzita aŭ ne nuligebla pro jam subskribitaj kontraktoj.

Dume ne glatas la rekonstruado en la koncerna regiono. Abundas la buĝeto, sed mankas homfortoj ĉe la municipoj por ĉion organizi. Mankas kvalifikitaj laboristoj, ankaŭ taŭgaj materialoj kaj maŝinoj.

Malhelpas komplikaj leĝoj kaj formalaĵoj. Sub tiaj malfavoraj cirkonstancoj la viktimoj pacience eltenadas en siaj provizoraj domoj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bombonoj, ne bomboj

Estimata via moŝto, prezidanto de Usono,

El diversaj fontoj mi scias, ke vi estas pacama. Mi kredas tion, ĉar malpacama homo ne povas esti elektita prezidanto.

Sed, se el sonĝo vi ekhavus la ideon regi Ĉinion, mi petas, ke vi akceptu mian proponon. Bonvolu uzi nek pafilojn, nek armilojn kemiajn kaj nukleajn. Ĵetu ne bombojn ... sed bombonojn kaj anglalingvajn lernolibrojn. Alivorte, uzu simple vian nacian lingvon.

Celu la junan generacion. Do homojn ĝis altlerneja aĝo. Kredu min, mia propono estas preskaŭ senkosta, tamen ege efika. Vi ne devus multon elspezi ... sendu simple instruistojn, ne armilojn.

Vidu. Usonaj gejunuloj disponas pri multe da tempo por profunde lerni sian nacian lingvon, ankaŭ matematikon, fizikon, kemion, biologion, historion, geografion, literaturon, arton kaj diversajn fremdajn lingvojn.

Male statas pri ĉinaj gejunuloj, kiuj diligente dum 20 jaroj devas lerni vian lingvon. Tiam vi vidos la rezultojn. Usono fariĝos pli forta, kun diversaj fakuloj kaj nobelpremiotoj el la juna generacio.

Ĉinio fariĝos malforta. En Ĉinio aperos homoj fuŝe babilantaj vian lingvon kaj apenaŭ posedantaj sciencajn, teknikajn, ekonomiajn, literaturajn kaj sociajn sciojn. Kial? Ili estis tro okupataj, provante balbute akiri vian belan lingvon.

Ne timu, ke la lingva nivelo de ĉinaj lernantoj superos tiun de la usonaj. Instruistoj pri la angla en elementaj kaj mezaj lernejoj malbone regas vian lingvon. Vi povas do imagi, kian nivelon havas iliaj gelernantoj. Nur ĉinstilan anglan ili lernas.

Do se vi volas helpi, sendu apartan Amikeco-premion al la ĉina kleriga ministrejo kaj daŭre laŭdu la klerigan sistemon.

Aliflanke, se vi dezirus ekregi la landon en kelkaj tagoj, ne akceptu mian proponon. Necesos ĉirkaŭ 20 jaroj, eĉ pli, por realigi ĝin. Tamen, se vi havos paciencon, vi triumfos.

Sanon kaj plenan sukceson,

sincere via,

Trezoro HUANG Yinbao

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Trezoro Huang Yinbao el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vekiĝas giganto

Ondo da protestoj surprizis la brazilan registaron dum internacia futbala konkurso. Gejunuloj, plejparte el la kreskanta meza klaso, postulis atenton pri socialaj kaj moralaj mankoj anstataŭ investon en multekostaj eventoj, kiel la monda futbala ĉampioneco, okazonta venontjare en Brazilo.

Ĉio ekestis komence de junio en San-Paŭlo, la plej granda urbo de Brazilo, kiel ordinara protesto kontraŭ la anoncita altigo de la prezo de bus-biletoj. Subite la urba protesto aliformiĝis al manifestacioj tra la tuta lando.

Ĵurnalistoj

Kontribuis al la solidara indigno la perforta reago de la polico dum la unuaj manifestacioj. Eĉ ĵurnalistoj estis vunditaj per plastaj kugloj. Tia konduto vekis kritikon, inkluzive de la loka registaro, kiu promesis puni la perfortintojn.

Sociaj retoj funkciis kiel fulma ligilo ĉe la junularo. Ĝenerale, responde al retaj alvokoj, la protestoj pace disvolviĝis. Tamen ne maloftis vandalismo kaj oportunisma ŝtelado, kion evidente toleris nek la polico nek la pacema parto de la manifestaciantoj.

Stadionoj

Al la postulo malaltigi la prezon de biletoj aldoniĝis akra kritiko kontraŭ aplikado de publika mono por konstrui stadionojn. Kritikata estis ankaŭ korupto en politikaj institucioj.

La protest-movado baptis sin „Vekiĝas giganto”. Ĝi klopodis montri sin senpartia kaj senideologia. Notinde estas, ke neniu taktiko de la opoziciaj partioj tiel efike skuis la popularecon de la reganta koalicio, nome la popolfronto estrata de la Laborista Partio.

Laŭ plej freŝa statistiko la populareco de la respublika estraro falis de 63 % en marto al 55 % en junio, kiam vekiĝis la juna giganto.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spaco por festi

La 50-jariĝon de la unua flugo de virino en la spaco celebris en Vieno la Komitato pri Paca Uzo de la Kosmo (COPUOS).

Ekde la 16a de junio 1963 la rusa kosmonaŭtino Valentina Tereŝkova 48 fojojn ĉirkaŭflugis la terglobon per la kosmoŝipo „Vostok 6” dum 70-hora flugo. De tiam preskaŭ 60 virinoj el diversaj landoj ŝin sekvis, flugante en la kosmo.

Ĉeestante la celebron, Tereŝkova diris: „Birdo ne povas flugi nur per unu flugilo. La kosmaj flugoj de homoj ne povas evolui sen aktiva partopreno de virinoj.” Tiel la 76-jaraĝulino volas kuraĝigi pli da virinoj partopreni kosmajn programojn.

Klimataj ŝanĝoj

Jurij Fedotov, ĝenerala direktoro de la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno, substrekis la gravecon de virinoj en spac-esplorado. Li diris: „La kosmonaŭtiko grave kontribuis al diversaj sferoj kiel sano kaj kontraŭbatalo de naturkatastrofoj, al malpliigo de klimataj ŝanĝoj kaj evoluo.”

La diskutado ĉi tie hodiaŭ emfazas, ke la paca kaj profitdona utiligo de la kosma spaco postulas ne nur interŝtatan kunlaboron, sed ankaŭ egalan partoprenon de virinoj kaj viroj.

La temon „Kosmo: konstrui la estontecon hodiaŭ” diskutis eminentaj virinoj el kosmo-spacaj fakoj. Partoprenis interesatoj el Argentino, Kanado, Ĉinio, Italio, Japanio, Niĝerio, Rusio, Usono kaj el la Eŭropa Kosmo-Agentejo.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ponta ponton malfermas

Solene malfermita estas dua ponto inter Bulgario kaj Rumanio super la rivero Danubo, kies konstruado estis anoncita antaŭ pli ol 10 jaroj (MONATO, 2001/2, p.11).

Per la nova ponto, inter la urboj Vidin en Bulgario kaj Calafat [kalafat] en Rumanio, oni celas vigligi la ekonomion en unu el la plej malriĉaj regionoj de Eŭropo. Inaŭguris la ponton la ĉefministroj Plamen Oreŝarski (Bulgario) kaj Victor Ponta (Rumanio). Ambaŭ landoj decidis, ke la nova ponto portu la nomon „Nova Eŭropo”.

La ponto kostis 282 milionojn da eŭroj. Eŭropa Unio financis la projekton per 106 milionoj da eŭroj, kaj la ceteraj monsumoj devenis de ŝtataj kaj privataj rimedoj. La ponto estas parto de la transeŭropa transporto-koridoro 4, kiu ligas Dresdenon (Germanio) kun la havenurbo Tesaloniko ĉe Egea Maro kaj kun Istanbulo.

Fervojlinioj

La staja pendoponto havas du aŭto-koridorojn en ĉiu direkto, fervojliniojn kaj piedirajn kaj biciklajn vojetojn. Ĝi longas 3598 m el kiuj 1791 m super la rivero. Por transveturi la ponton la kotizo por aŭto estas 6 eŭroj, por ŝarĝaŭto 37 eŭroj. Piedirantoj kaj biciklantoj senpage transpasas.

En Vidin oni esperas, ke novaj firmaoj fondiĝos apud la vojoj, kiuj kondukas al la ponto uzota de jare 100 000 veturiloj. la senlaboreco en Vidin estas 20 %, preskaŭ duoble pli ol la averaĝo en Bulgario.

La loĝantaro en Vidin malpliiĝis je 25 % aŭ 48 000 dum la pasintaj du jardekoj pro la kolapso de la komunismo en 1989. Oni fermis fabrikojn, kaj multaj loĝantoj iris serĉi laboron en la ĉefurbo Sofio kaj eksterlande.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Venkas la maldekstro

Venkis en la albanaj balotoj la 23an de junio maldekstra koalicio gvidata de socialistoj, gajnante 84 el la 140 parlamentaj sidlokoj.

Bedaŭris la rezulton la malgajninta ĉefministro Sali Berisha, kiu rezignis de sia posteno en la dekstra Demokrata Partio. Li esperis renovigi sian mandaton surbaze de atingoj en infrastrukturo (rekonstruitaj estas miloj da kilometroj da ŝoseoj) kaj en internaciaj rilatoj (membriĝo en NATO, liberaligo de vizoj ene de la Ŝengen-regiono).

Alianciĝis

La nova ĉefministro estos Edi Rama, la ĉefo de Socialista Partio, kiu estis helpata de la maldekstra Socialista Movado por Integriĝo. Antaŭ tri monatoj, sub ties estro Ilir Meta, ĝi forlasis la registaron kaj alianciĝis kun la socialistoj.

La balotoj notinde akordiĝis kun la postulataj demokratiaj normoj, por ke Albanio estu invitita kandidatiĝi por membriĝi en Eŭropa Unio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Litovio denove kun flugiloj

En la periodo plej malfavora por la monda aviado en Litovio ekis nova flugkompanio Air Lituanica. La 30an de junio la aviadilo Embraer 170 plenumis sian unuan flugon sur la itinero Vilnius – Bruselo. Prioritaton ricevis la ĉefurbo de Eŭropa Unio pro tio, ke ekde julio dum duonjaro Litovio prezidas la Konsilion de Eŭropa Unio kaj kunligo inter tiuj du urboj fariĝis tre grava.

Kelkajn tagojn poste la sama aviadilo malfermis novan itineron al Amsterdamo. Jam estas planitaj flugoj ankaŭ al Berlino. Iom poste, kun la apero de la dua aviadilo Embraer 175, al la flugmapo aldoniĝos Munkeno, Prago kaj Moskvo. Ĉi-jare la kompanio planas transporti ĉirkaŭ 70 000 pasaĝerojn. Oni planas dum 2014 kreskigi la nombron de aviadiloj ĝis kvar kaj aldoni pli da destinoj.

La voston de la unua aviadilo ornamas la blazono de la litova duko Vytautas la Granda. La duko estas grava simbolo de la litova identeco. Li famiĝis kiel perfekta organizanto kaj estro, kaj kapabla diplomato. Aliaj aviadiloj de Air Lituanica havos blazonojn de aliaj litovaj dukoj. La nomo de la nova flugkompanio ripetas tiun de la eksperimenta aviadilo „Lituanica”, kun kiu du litovaj aviadistoj Steponas Darius kaj Stasys Girenas en 1933 celis el Novjorko atingi Kaunas. Ili sukcese transflugis Atlantikon sed pro nekonataj kaŭzoj frakasiĝis en la teritorio de la nuna Pollando, kiam ĝis la destino restis nur dekono de la vojo.

La iniciatinto de la nova flugkompanio estas Arturas Zuokas, la urbestro de la ĉefurbo Vilnius. Pasintjare li alvokis ĉiujn urbestrojn de Litovio kontribui al kreo de nacia flugkompanio. La rezulto estas, ke nun 83 procentojn de la kompaniaj akcioj posedas kompanio Start Vilnius apartenanta al la urba konsilio de Vilnius kaj 17 procentojn havas Air Lituanica Club, kiu konsistas el diversaj entreprenoj kaj privataj investantoj.

Malfavora situacio

Spertuloj de aviado rimarkigas, ke Air Lituanica naskiĝis en periodo malfavora al aviado. Precipe malfavora situacio estas en la balta regiono kaj la lastaj kvin jaroj en Litovio eĉ estis tragike malsukcesaj por aviado: en la jaro 2009 sian agadon rompis la nacia kompanio flyLAL (Lithuanian Airlines) kaj la flugkompanio Star1 Airlines, fondita en 2010, vivis apenaŭ unu jaron.

La estro de la novaperinta flugkompanio, Erikas Zubrus, ne ŝatas ke lia kompanio estas komparata kun siaj antaŭuloj, kiuj, liaopinie, agadis en malsamaj kondiĉoj kaj havis malsamajn agadmodelojn kaj celojn. Laŭ li, la nuna merkata situacio estas tute alia.

Erikas Zubrus esperas, ke kvankam komence la agado estos malprofita, tamen post ĉirkaŭ du jaroj la kompanio fariĝos profitodona. Litovoj kontraktis kun siaj kolegoj de Estonian Air. Ambaŭ kompanioj kunlaboros en vendado de biletoj kaj efektivigo de rektaj kaj konektaj flugoj. Flugoj de Air Lituanica estos markitaj per indikiloj de ambaŭ kompanioj – LT (litova) kaj OV (estona). La unua aviadilo de Air Lituanica ankaŭ estis luita de la estona kompanio. La litova estro diris, ke biletoj por litovaj flugoj kostos pli ol tiuj de Ryanair, sed malpli ol tiuj de Lufthansa.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konsilio de Eŭropa Unio

Dum la dua duono de 2013 la Konsilion de EU prezidas Litovio. Okaze de tio okazas pluraj kulturaj aranĝoj kaj estas eldonita pli-ol-tricentpaĝa bitlibro pri la historio de Litovio en sep lingvoj (litova, angla, germana, franca, hispana, pola, rusa): www.eu2013.lt/en/History-of-Lithuania-Book.

RR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Palacaj perturboj

Ĉiutage diligente plenumas siajn taskojn la japana imperiestro Akihito, nun 79-jaraĝa, kaj lia edzino Mitiko, 78-jaraĝa. Ili estas amataj kaj respektataj ... sed ili suferas kordoloron. Ĝin kaŭzas la mensa malsano de la kronprinc-edzino kaj la ĉi-rilata timo pri la estonteco de la imperiestra familio.

La kronprinco Naruhito, 53-jaraĝa, kaj lia edzino Masako, 49-jaraĝa, geedziĝis antaŭ 20 jaroj kaj havas unu filinon, Aiko, 11-jaraĝan. Masako estas filino de eksdiplomato, nun juĝisto de la Internacia Kortumo en Hago, Nederlando.

Diplomato

Ŝi pasigis sian junaĝon en Sovetio, Svisio kaj poste Usono, kie ŝi studis ekonomikon ĉe la universitato Harvard. Poste ŝi komencis diplomato-karieron kaj tiel ŝi renkontis la kronprincon. Tamen malfacilis al ŝi alkutimiĝi al la tradicia ceremonia vivmaniero en la imperia palaco.

La imperiestra sistemo de Japanio staras sur du piedoj. La unua estas moderna konstitucia monarkio: la imperiestro ne estas ŝtatestro sed simbolo de Japanio kaj de la unueco de la popolo.

La dua estas antikva kaj mistera kulto bazita sur mito kaj la ŝintoisma religio. Por multaj japanoj la imperiestra sistemo kun tradiciaj, misteraj ceremonioj estas unu el la fontoj de japaneska kulturo. Tamen multaj ritoj en la imperiestra palaco ne estas publikigitaj kaj eĉ palacaj virinoj estas ekskluditaj.

Kodo

En tia imperiestra palaco la unua tasko de la edzino de la princo estas naski filon kaj subiĝi al ŝia edzo. En 2001 naskiĝis Aiko, sed laŭ la nuna kodo por la imperiestra familio nur viroj per la vira deveno rajtas heredi la kronon.

Oni ekdiskutis ŝanĝi la kodon por ebligi al virinoj imperiestrinan kronon. Sed en 2006 naskiĝis filo al princo Humihito, la dua filo de la nuna imperiestro kaj frato de Naruhito. La kodo diktas, ke tiu ĉi filo fariĝu imperiestro, kio provizore nuligas embarasan diskuton, ĉu ŝanĝi la kodon.

Turmentadis la kronprincedzinon Masako ne nur la debatoj ĉirkaŭ la eblo, ke iam Aiko fariĝu imperiestrino, sed ankaŭ la adaptiĝo al la palaca vivmaniero. Rezulte, ĉirkaŭ la jaro 2001, ŝi mense malsaniĝis. Ŝi deprimiĝis, malgraŭ la subteno de sia edzo.

Erudiciuloj

Jen ŝi akompanas sian edzon dum oficialaj eksterlandaj vizitoj, jen ne, kaj tio malfaciligas la taskon de estonta imperiestrino. Pro tio kelkaj erudiciuloj eĉ diras, ke Naruhito eksiĝos kiel kronprinco.

Jen tragedio de klera virino, kiu ne povas travivi en palaco katenita al rutino kaj tradicio. Ankaŭ ŝia bopatrino Mitiko trairis malfacilaĵojn por adaptiĝi. Nun la japana publiko maltrankvile rigardas la princedzinon kaj la estontecon de la imperiestra familio.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĝui kulturon en Marsejlo

Ĉi-jare Marsejlo estas la Eŭropa Kultura Ĉefurbo sub la nomo „Marseille Provence 2013 (Marsejlo-Provenco 2013)” (MP 2013). La evento okazas ne nur en Marsejlo, sed en la tuta regiono, inkluzive de Aikso Provenca, Arlezo, La Ciotat ktp.

La due plej grandan urbon de Francio oni fondis kiel helenan kolonion antaŭ 26 jarcentoj. Kvankam la organizantoj, kiuj prizorgas la programon, ne aludas la antikvajn helenajn muzojn de belartoj, tamen multaj gravaj okazaĵoj, kompreneble, rilatas al la antikveco. Ekzemple jam estas organizitaj ekspozicioj pri diversaj oraj objektoj de antikvaj marsejlanoj en ilia templo en Delfo (Grekio) kaj fotoekspozicio de Jozef Kudelka pri la antikvaj urboj ĉirkaŭ Mediteraneo.

Pentrado estas unu el la klasikaj artoj, bone reprezentitaj en MP 2013 per la ekspozicio „La Granda Ateliero de Suda Francio” (Le Grand Atelier du Midi), kiu montris pentraĵojn de Cézanne ĝis Matisse en Aikso Provenca kaj de Van Gogh ĝis Bonnard en Marsejlo, kaj verkojn de Picasso kaj de Raoul Dufy.

Renovigado

La kultura evento estis bona kialo por renovigi la urbon. La malnova haveno, la centro de Marsejlo, estas nun kun malpli da aŭtomobiloj kaj pli da areo por piedirantoj. La internacie rekonita arkitekto Norman Foster projektis ombrelon, kiun oni instalis sur la ĉefa kajo de la haveno.

Samtempe oni malfermis la Muzeon de Civilizacioj de Eŭropo kaj Mediteraneo (MUCEM) – nacian muzeon, kiu celas alporti novan vizion pri la mediteraneaj kulturoj. Ĝi estas instalita parte en fortikaĵo de la 12a jarcento kaj parte en moderna konstruaĵo, projektita de la marsejla arkitekto Rudy Riciotti. Unu el la unuaj ekspozicioj estas „Nigro kaj bluo, mediteranea sonĝo” (Le noir et le bleu. Un rêve méditerranéen).

La ornamaj artoj nun havas sian muzeon en Parko Borely, en kiu estas mebloj, teksaĵoj, ceramikaĵoj, kaj aliaj artobjektoj de la 17a jarcento ĝis nun.

De la antikveco ĝis modernaj artoj

Do ne ĉio rilatas al la antikveco. En la programo estas ankaŭ grandaj ekspozicioj pri moderna arto. La fondaĵo „Vasarely” en Aikso Provenca estis renovigita kaj proponas novan instalaĵon de la verkoj de Victor Vasarely.

Pri modernaj artoj estis organizita ekspozicio „Ĉi tie, aliloke” (Ici, ailleurs) en Marsejlo, kun plastikaj artaĵoj de ĉefaj nun vivaj artistoj el multaj landoj ĉirkaŭ Mediteraneo.

Inkluzive scenajn artojn

Multaj koncertoj okazas dum la jaro en multaj lokoj. Ĉi-somere la kutimaj okazaĵoj estis ligitaj kun „Marseille-Provence 2013”: ekzemple la Internacia Festivalo de Lirika Arto (Festival International d'Art Lyrique) en Aikso Provenca, en kiu la ĉefaj operprezentaĵoj estis „Don Giovanni”, „Rigoletto” kaj „La Traviata”.

La festivalo de ĵazo de la 5 kontinentoj (Festival de Jazz des Cinq Continents) bonvenigis gravajn internacie konatajn artistojn kiel George Benson, Gilberto Gil, Wayne Shorter, Chick Corea k.a.

Teatraĵo, poezio kaj danco ne estas forgesitaj. Ili ĉeestas per multaj programoj en diversaj urboj, partoprenantaj en MP 2013. Danco estas parto de la programo ĉefe per la festivalo „Danco en Aŭgusto” (Danse en août), kiu invitas la svisan koreografon Foofwa. La Nacia Baleto de Marsejlo (Ballet National de Marseille) bonvenigas la baratan dancistinon Hemabharathy Palani.

Aliaj aranĝoj

Sciencaj ekspozicioj, ekzemple pri akvo, kancero, malluma materio ktp trovis lokon en la programo.

Lige kun la MP 2013, la Eŭropa Fiero (Europride) pri GLAT-rajtoj (gejaj, lesbaninaj, ambaŭseksemulaj kaj transgenrulaj) okazis en Marsejlo. La aranĝo inkluzivas multajn koncertojn kaj dancaranĝojn, ekspozicion pri sekso kaj, kompreneble, grandan marŝon.

Ankaŭ politiko estas ligita kun la evento MP 2013. Ekzemple, festivalo de arabaj kinematografioj jam okazis, kaj somera universitato pri la temo „Hegemonio kaj rezisto” (Dominations et résistances) estis planita.

MP 2013 estas okazo ankaŭ por desegni novan urban piediran ekskurson, nomatan GR 2013.

Off-festivalo

Unuafoje en la historio de la eŭropaj kulturaj ĉefurboj ekzistas Off-festivalo. Ĝin organizis ĉefe homoj, kiuj ne estas oficiale rekonitaj.

La festivalo aranĝis „Yes we camp ...”, plurmonatan artistan loĝejon en Marsejlo. Ankaŭ festivalo de rok-muziko de lokaj grupoj okazis en julio.

Multaj artistoj, kiuj proponis al MP 2013 projektojn, sed ne estis elektitaj, partoprenas en la „Off-festivalo”.

Unu miliardo da eŭroj

Kompreneble urbanoj demandas sin: „Kiom ĝi kostas? ...” La respondo ne estas facile trovebla. Oni ne trovas respondon en la oficiala retejo de MP 2013, sed laŭ Vikipedio la elspezoj estas 91 milionoj da eŭroj, el kiuj 84 % devenas de publikaj financoj (Eŭropa Unio, Francio), kaj 16 % de privataj subtenantoj.

Sed samtempe grandajn konstruaĵojn, projektitajn de famaj arkitektoj, oni konstruis helpe de investoj de publikaj kaj privataj sponsoroj, atingantaj sumon de pli ol unu miliardo da eŭroj. En tiuj konstruaĵoj estas la Muzeo de Civilizacioj de Eŭropo kaj Mediteraneo (MUCEM), la Mediteranea Vilao (Villa Méditerranée), la Muzeo „Rigardoj el Provenco” (Regards de Provence), la Regiona Fonduso por la Moderna Arto (Fonds Regional pour l'Art Contemporain) k.a.

La urba konsilio de Marsejlo esperas, ke la kvar aŭ kvin milionoj da turistoj, kiuj kutime vizitas Marsejlon, ĉi-jare duobliĝos. Oni povas trovi pliajn detalojn (en la franca kaj la angla) ĉe www.mp2013.com kaj www.Marseille2013.com (pri la Off-festivalo).

Thierry SPANJAARD

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Spanjaard el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brula demando

Ĉu simple bruligi lignon, aŭ fari ion pli inteligentan? Unuflanke Aŭstrio estas riĉa je ligno: 48 % de la areo estas kovrita de arbaroj, kaj kreskas la elcentaĵo.

Aliflanke Aŭstrio importas lignon por produkti bretojn, meblojn kaj aliajn objektojn. Krome, lastatempe, centraloj kaj privatuloj ĉiam pli uzas lignon por hejti. Sekve la lignoprilabora industrio devas pagi pli altan prezon por kruda lignomaterialo.

Protestis

Tial industriistoj aperigis grandformatajn anoncojn en gazetoj, per kiuj ili protestis kontraŭ la ekfunkciigo de lignobruliga centralo en Karintio, la plej suda aŭstra federacia lando.

Tie oni bruligos 300 000 kubajn metrojn da ligno ĉiun jaron. Tiu kruda materialo mankos por produkti paperon kaj diverstipajn kartonospecojn, kaj devos esti importata.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne plu ŝarĝi sed ŝargi

Moviĝi en Vieno per elektra energio eblas per metroo kaj tramo – lastatempe ankaŭ per biciklo kaj aŭto. Posedantoj de elektra biciklo aŭ aŭto veturu al unu el la 28 lokoj en Vieno, kie troviĝas kontaktskatoloj por preni elektran energion.

Ŝargado daŭras kelkajn horojn, en du lokoj malpli. Por biciklo la energio estas senpaga, por aŭto oni pagas 24 eŭrocendojn por unu kilovathoro.

Eblas hejme ŝargi veturilon per endoma kontaktskatolo. Tia skatolo kostas 1080 eŭrojn (por 3,7-kilovata povumo, unufaza kurento) aŭ 1680 eŭrojn (11 kilovatoj; trifaza). Krome pagendas la elektra energio, aktuale 20 eŭrocendoj por unu kilovathoro.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alpine alfine

Ŝokis Aŭstrion la plej granda bankroto en la historio de la lando. En junio ekfrontis senlaborecon 15 000 konstrulaboristoj de la firmao Alpine, duono eksterlande.

Aldoniĝas 1400 homoj en sub-entreprenoj liverintaj al Alpine, kiuj nun ne plu ricevas monon de la fiaskinta konzerno. La ŝuldoj de Alpine atingis tri miliardojn da eŭroj. Kreditoroj perdos 90 % de tiu sumo.

La konstruo-konzerno apartenas al la hispana firmao Fomento de Construcciones y Contratas (FCC), kiu unue postulis rapidan kreskon de Alpine, ĉefe en orient-eŭropaj landoj. Tamen en la lasta fazo ĝi ne donis la necesan monon por eviti nesolventecon.

Subfirmao

Pro la floranta konjunkturo aliaj firmaoj facile transprenos grandparte la konstruejojn de Alpine. Tial multaj laboristoj tamen retenos sian laborlokon. Ankaŭ ĉe la nova viena ĉefstacidomo restos la laboristoj, ĉar la tiea entrepreno estas sendependa subfirmao de Alpine.

Alpine Holding fondiĝis en 1965 kaj konsistis el Alpine-Konstruado, Alpine-Tunelkonstruado, la konstrufirmao Universale, Alpine-Energio kaj plia entrepreno por specialaj taskoj, ekzemple bor-laboroj. La kapitalon de Alpine tenis la hispana FCC kaj la plenumado de la likvidado daŭros 10 jarojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Himno ĉirkaŭ la mondo

 

La 6an de julio la litovoj festas la Tagon de la Ŝtato, aŭ la Tagon de la Kronado de la reĝo Mindaugas. Mindaugas (1203-1263) estis la unua kaj sola reĝo de Litovio (1253-1261), kiu el kvin unuopaj litovaj duklandoj kreis ŝtaton.

Antaŭ kvar jaroj, kiam Litovio memoris la miljariĝon de la unua mencio de sia nomo, naskiĝis la tradicio, ke je la 21a horo oni publike kantas la nacian himnon. Tial litovoj kunvenas sur la placo Vincas Kudirka (aŭtoro kaj komponinto de la himno kreita en 1898).

Kunigilo

Ĉi-jaron en 53 regionaj centroj, kaj ankaŭ en preskaŭ 30 landoj tra la mondo, litovoj kantis sian himnon, kiu fariĝis potenca kunigilo de samlandanoj.

La iniciatinto de la tradicio „Nacia himno ĉirkaŭ la mondo”, Raimundas Daubaras, diras, ke la litovoj povas fieri, ke ili estas la sola popolo, kiu ĉiujare en la sama horo kantas la himnon de sia patrujo.

En 1940, post la invado de Litovio fare de la ruĝa armeo de Sovetio, la himno estis malpermesita. La nun kantata himno estis reoficialigita en 1992.

LAST
   
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Venkas espero

Responde al konkurs-demando „Kion Eŭropo signifas al vi?” gajnis la unuan premion la juna albano Sareal Mustafallari.

Venkis la junulo per fotografaĵo kun la titolo „Espero”. Laŭ Mustafallari Eŭropo estis iam regiono proponanta laboron, tamen neatingebla. Nun ĝi fariĝas loko, kie oni rajtas esti.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fantomo-domo

Laŭdire jam delonge hantata estas la oficiala rezidejo de la ĉefministro de Japanio. Almenaŭ, pro tiu aŭ alia kialo, la nuna ĉefministro Abe Sinzo loĝas ne tie sed en sia privata domo en Tokio.

La ĉefministraj oficejo kaj rezidejo najbare situas proksime al la parlamento kaj administraj ministrejoj en la centro de la ĉefurbo. Sur la loko de la nuna rezidejo, rekonstruita en 2005, antaŭe staris la malnova ĉefministra oficejo.

Tie dufoje, en 1932 kaj 1936, okazis puĉo-provoj fare de junaj oficiroj. En la unua okazo pereis la tiama ĉefministro, kaj en la dua – gardistoj kaj helpantoj. Laŭ onidiro aperas fantomoj en militistaj uniformoj kaj fojfoje aŭdiĝas soldataj botoj.

Dormoĉambro

Bizaraĵojn tie spertis Mori Yosiro [joŝiro], ĉefministro dum 2000-2001. Iun nokton iu provis eniri lian dormoĉambron, manipulante la klinkon. „Kiu?” diris Mori kaj malfermis la pordon. Li vidis neniun, kaj aŭdis – nur paŝojn.

Mori rakontis pri sia travivaĵo al sia posteulo Koizumi Sinitiro. Tiu ĉion forridegis kiel bagatelaĵon. Sed poste li invitis ŝintoisman pastron por ekzorci la ejon.

La neloĝata rezidejo elvokas intereson inter politikistoj kaj ĵurnalistoj. Ili atentigas, ke la ĉefministro, loĝante for de la politika centro, okaze de krizo, nur malfacile povos atingi sian oficejon. Cetere kostas monate ĉ. 150 000 000 enojn (1 154 000 eŭrojn) teni en bona stato la vakan rezidejon.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Misiista monero emisiita

   

Okaze de la 1150a datreveno de la alveno de kristanaj misiistoj sur la teritorion de la Grandmoravia Imperio (hodiaŭa Slovakio kaj Ĉeĥio) en 863, estis emisiita slovaka jubilea du-eŭra monero.

En julio la nacia banko de Slovakio produktis milionon da moneroj, kiuj montras unuflanke la eŭropan kontinenton kaj aliflanke la misiistojn Konstantino kaj Metodo. Ili portas duoblan krucon, kiu estas samtempe episkopa bastono.

La du misiistoj, fratoj el la greka urbo Tesaloniko, fondis slavan lernejon, tradukis bibliajn kaj liturgiajn tekstojn en lingvaĵo komprenebla al slavoj (t.n. malnovslava lingvo) kaj kreis la slavan skribsistemon glagolico.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Splito

La varmruĝa ardo de kandellumo dancigis viglajn ombrojn de la du geamantoj sur la muroj en la gemuta ĉambro. La kandeloj elstaris de malplenaj vinboteloj; du pliaj boteloj preskaŭ malplenaj apudis la liton. Li sidas sub la modesta lumo de ŝparlampo, sola, kun botelo de viskio – ne plu da viskio – sur la tablo.

Ili rigardis sin, la manoj apenaŭ lasantaj la alian sentuŝa, estas kvazaŭ ili troviĝus ene de bobelo, kiu elfermas la eksteran mondon. Li prenas ankoraŭ unu fojon, la lastan, ŝian portreton en la manojn, dum io dolorige premas lian bruston, en kiu la koro plie ĉifiĝas.

La variaj notoj de agrabla gitarmuziko kun ritmaj ĝembeo-frapoj1 sonis el la laŭtparoliloj, tiel kreante ilian privatan mondon. La silento, interrompite nur de preterzumanta aŭto ekstere, ankoraŭ pli emfazas lian solecon.

Ilia nesatigebla deziro ekflagris denove, kaj ree ili karese voris unu la alian, lekis, palpis, premis... unuiĝis lante sed ritme moviĝante ĝisklimakse, jam la trian fojon en tiu tago. Sian lastan cigaredon li rutine plenigas per tabako, zorge rulas ĝin al homogena cilindreto, lekas la glurandon de la folieto kaj fermas la tuton. Lante li prenas la fajrilon kaj bruligas la cigaredon.

Ankoraŭ anhelante ŝi metis sian kapon sur lian bruston, palpe-serĉe prenis pecon da ĉokolado de la breto super ili kaj rite-incite metis tion en lian buŝon. Profunde li enspiras la bruletantan fumon kaj blovas ĝin supren, ĝuante la trankviligan efikon, kiun ĝi kun la viskio estigas.

La paro babiletis, rigardante unu la alian en la okulojn, karesante, kisante, kvazaŭ nenio ajn en la mondo povus disigi ilin. Kvazaŭ. Tamen, la larmoj fluas el liaj okuloj; nenio aŭ neniu iam povus forpreni tiun doloron el lia koro. Neniam.

Kiam la muzikdisko finiĝis, ŝi iris elekti alian, tiun kun la kanto, laŭ kiu ili unuafoje dancis kiel paro; aŭ pli ekzakte, ili fariĝis paro dum dancado je tiu kanto. Li rektigas sin, rigardas sian ŝrankon, elprenas diskon kaj rompas ĝin – li ne plu povus aŭskulti ĝin denove, lia vivo estas rompita, kiel nun ankaŭ la disko mem. La pecojn li disĵetas, ne kolere, sed despere.

Spontanee li ekstaris kaj prenis ŝin inter siajn brakojn, amplene tiris ŝian kapon kontraŭ la sian kaj ekmoviĝis ritme, dum ŝi sekvis lin, harmonie. Senkonsile kaj senkonsole li turniĝas ĉirkaŭe, piedbatante la pecojn de la rompita disko disen en la ĉambron.

Kiam la kanto finiĝis, ili restis ankoraŭ tiel, svingiĝante iomete tien-reen, interapogante, kisante kaj karesante, unu absorbita en la alia. Kiam ĉiuj pecoj estas ekster lia vido, li trankviliĝas, iras al la fenestro, kies breto subtenas liajn kubutojn; la manoj la kapon; li rigardas sen vidi.

Serene ili ekserĉis siajn vestaĵojn, dume rigardis la aliulan korpon, kiu ne plu havis sekretojn, kaj ili vestis sin, dum iliaj mensoj restis ankoraŭ unu. Ili sciis, ke alvenis la tempo foriri. Ĉar vesperiĝas, la vitro de lia fenestro fariĝas spegulo, kaj li povas vidi sin, kvazaŭ li alrigardus fremdulon. Ne, tiuj peze nigraj okuloj ne apartenas al tiu, kiu li iam estis.

Ŝi serĉis sian sakon nun, dum li rondspuris, ĉu ŝi ion forgesis, kaj man-en-mane ili ekiris tra la koridoro, trans korteton al la strato, kie ili promenis kun la brakoj ĉirkaŭ la aliula talio, kvazaŭ siama ĝemelo, nedisigebla. Lastan fojon li rigardas sian ĉambron kaj rezolute postlasas ĝin, kaj la koridoron, la korteton, iam romantikan, nun torturan. Sur la strato li trenas sin antaŭen, la brakoj pende suben kiel salikaj branĉoj.

Jen ili preterpasis sian restoracion, sian parketon, sian kafejon kaj ŝirmejon por kisado kaj subpalpado, jen ilia cigaredvendejo; la mondo al ili apartenis, la feliĉo paŝis kun ili tra iliaj gemutaj stratoj. Li promenas apatie, rigardas nenion aŭ neniun. Tamen, foje kiam li vidas tro familiaran lokon, li forturnas la kapon, dum lia koro kiel spongo kunpremiĝas, tiel ke larmoj fluas el liaj okuloj.

Malantaŭ la angulo estis la busstacio, kie disiĝos la unueca paro kiel papera folio ŝirita laŭlonge en du duonojn, ĉiuj eroj de la ŝiritaj flankoj sopirantaj la komplementan parton. Unuflanke de la ponto troviĝas la busstacio, aliflanke la fervoja stacidomo. Trene sed firmdecide li suriras la ponton por halti meze de ĝi. Li sentas sin malplena, eĉ ne duono de homo, restas de lia persono nur franĝo, ĉifeto.

Atinginte la angulon, ŝi vidis la ekirontan buson kaj reflekse lasis lin, tamen ne forgesante lastan kison, kaj ekkuris ... Li rigardis rapide alvenantan trajnon el la malproksimo, kaj ekgrimpas sur la parapeton ...

De malantaŭ kamioneto alvenis aŭto, kiu lanĉis ŝin en la aeron ... li kriegis... ... kiam la trajno alproksimiĝis sufiĉe, li ĵetas sin en la aeron, sen krio. Li nur flustras ŝian nomon, certa ke tuj, ili estos kunaj denove.

1. Ĝembeo: Afrika frapinstrumento.
Lode VAN DE VELDE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Saluton, serĝento!

En la 1980aj jaroj mi ekapartenis al elito. Mi sufiĉe fieris: mian elitecon mi akiris ne brokante, ekzemple laŭnaske, pro membriĝo en eminenta familio, sed proprainiciate. Mian elitecon mi neniam petis, neniam elserĉis, kaj ĝin mi malkovris nur hazarde, kvazaŭ fuŝe. Kiel mi fariĝis elitulo? Simple, ĉar iu taksis min sufiĉe grava, almenaŭ politike interesa, por subaŭskulti kaj registri miajn telefonmesaĝojn.

Tiel mi sciis, ke almenaŭ en la politika mondo mi „alvenis”. Paralele, en Esperantujo, dum la epoko de la t.n. lingvo-papo Bernard Golden, oni fieris, kiam tiu degnis „beni” per mencio pri tiu aŭ alia lingva malglataĵo. Tiel oni aliĝis al ekskluziva klubo: ne plu nura anomina „unu el” sed iel rekonata „unu”.

Simile Reto Rossetti. Per poŝtkarto, kiun mi ame konservas (ja plurajn tiajn mi havas), li notis: „Permesu ankaŭ alian atentigon. En sprita kaj taŭga artikolo (en MONATO) vi skribis transportitaj, kie -ataj ŝajnas pli logika kaj zamenhofa. ... Cetere, kune kun vojeto vi povintus diri ĉi tie, ĉu ne, pado?”

Ĉu vivas tiuj nun en Esperantujo, kiuj tiel – private, proprainiciate, pro profunda kaj sincera amo al la internacia lingvo – admonas kaj konsilas? Mi ne scias. Mi scias nur, ke kiam oni „akceptis” min en la politike subaŭskultata klubo, kontraste al la Esperanta, temis ne pri amo. Male.

La afero jenis. Mi estis deputito-kandidato dum naciaj elektoj kaj reprezentanto de nova partio. Sendube regis intereso inter rivaloj pri la novuloj. Pri kiom da mono, kiom da homfortoj, ili disponas? Kian kampanjon ili planas? Kiuj ili vere estas?

Unu vesperon mi telefonis al amiko por babili ne pri politikaj aferoj, sed pri ordinaraj, ĉiutagaj okazantaĵoj. Subite mi aŭdis parton de la konversacio, evidente surbendigita. Mi demandis al mia amiko, kion li faras, kaj li same al mi. Ankaŭ li la registritan konversacion estis aŭdinta.

Mian amikon mi plene fidis kaj mi sciis, ke ne li nian babiladon surbendigis. Cetere, kial? Tuj mi estas konvinkita, ke tria homo – eble membro de alia politika partio laboranto ĉe telefon-centralo, eble la polico, la sekreta servo – fie subaŭskultis kaj registris mian konversacion.

Rezulte, kiam necesis mesaĝi pri io konfidenca, mi elektis publikan telefonbudon, kaj kiam mi pri nepolitikaj, familiaj aferoj hejme telefonis, mi komencis ĉiun dialogon, dirante „Saluton, serĝento!”, supozante, ke temas pri reprezentanto de la polica ŝtato, kiu volas informiĝi pri la nova politika partio.

Ho, simpla kaj naiva mondo, kiam regis hometoj kun kapaŭdiloj kaj magnetofonoj. Ne plu ... nun temas pri komputiloj kaj aliaj elektronikaj trukoj por „legi” ĉies retmesaĝojn, kontroli ĉies fejsbuk-paĝojn, listigi ĉies telefon-kontaktojn.

En la 1980-aj jaroj mi, pro politika agado, estis alelektita al elita grupo de aktivuloj suspektindaj kaj prispionindaj. Nun ni ĉiuj, vole nevole, suspektindas kaj prispionindas. Tamen ne plu eblas paroli pri elito: niaj nombroj bedaŭrinde tro grandas.

Nepras danki, mi kredas, al kuraĝuloj kiel la usonano Edward Snowden, kiu montris al la mondo la amplekson de la spionado kontraŭ ne nur registaroj sed ankaŭ ordinaraj civitanoj entreprenata interalie de la usona Nacia Sekurec-Agentejo.

En mia epoko, do antaŭ 30 jaroj, mi bezonis fuŝulon ĉe telefon-centralo por min averti pri subaŭskultado. Hodiaŭ ni bezonas la moralan forton de Snowden – en alia, milita kunteksto de la usona soldato Bradley Wiggins – kaj aliaj por indiki, kiel pekas niaj politikaj mastroj en nia nomo. Heroojn tiajn ni salutu!

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lui kaj ĝui!

La litova ĉefurbo Vilnius fariĝis unu el la multaj eŭropaj urboj, kie eblas lui biciklon kaj ĝui belan ekskurson. En julio komenciĝis luado de oranĝkoloraj bicikloj „CycloCity”. Entute estas 24 luejoj kaj 200 bicikloj.

La ĉefa iniciatinto estas la urbestro de Vilnius, Arturas Zuokas. Similan sistemon li lanĉis jam en 2001; tamen la ideo fiaskis. La urbanoj ne komprenis la principon de senkosta servo kaj 840 bicikloj estis forŝtelitaj aŭ difektitaj en nur kelkaj tagoj.

Zuokas diris, ke la nova sistemo estas pli efika kaj pli sekura. La luejoj, kie oni povos preni biciklon, funkcias tagnokte kaj situas unu de la alia je distanco de ĉ. 400 metroj.

Duonhoro

La lusezono daŭras ĝis la mezo de oktobro kaj nur la unua duonhoro estas senpaga. Tiuj, kiuj volas regule uzi biciklon, povos akiri sezonan karton. Ekzistas ankaŭ tritagaj biletoj.

Laŭdire la bicikloj de Vilnius neniel diferencas de tiuj, kiuj jam aperis en Parizo, Dublino, Bruselo kaj ankoraŭ 67 urboj de la mondo. Do vizitantoj en Vilnius verŝajne ne konfuziĝos pri la novaj oranĝkoloraj transportiloj en la litova ĉefurbo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Denove nuklee

Kiel antaŭvidite, la 21an de julio la Liberal-Demokratia Partio (LDP) venkis en la elektoj al la senato. Ĝi atingis 76 seĝojn el 121 kun sia koalicia partio Komeito en Japanio.

Rezulte, LDP havas absolutan plimulton en ambaŭ parlamentaj ĉambroj. Tiel la ĉefministro Abe Sinzo povos puŝi sian propran politikon, inkluzive de refunkciigo de atomcentraloj.

Post la katastrofo en Fukuŝima oni starigis komisionon pri la nuklea industrio kaj severe reviziis la regulojn kaj reglamentojn. Funkcias nun nur du el la 50 komercaj reaktoroj en Japanio.

Duonjaro

Tamen jam kvar elektraj kompanioj submetis al la komisiono petojn pri refunkciigo de 10 reaktoroj. Necesos almenaŭ duonjaro por trakti tiujn petojn, sed baldaŭ unu post la alia funkcios la reaktoroj.

Opini-sondoj indikas, ke la plimulto de la japana popolo preferas sennuklean politikon. Tamen ĝi elektis LDP-on, kiu celas refunkciigi nukleajn centralojn kaj eksporti eksterlanden nukleajn reaktorojn. La popolo subtenis registaron, kiu kontraŭ ĝia espero favoras nuklean politikon, ĉar ĝi aprobis la ekonomiajn planojn de LDP.

En japanaj elektoj preskaŭ ĉiam dominas la ekonomio, kiu ankaŭ ĉi-foje eklipsis aliajn temojn kiel tiuj pri nuklea energio, ŝanĝo de la konstitucio por pligrandigi armadon, kaj rilatoj kun najbaraj landoj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Laika konfirmacio

Dum la islanda UK mi ĉeestis kunvenon de ATEO, organizaĵo kiu disvastigas kredon pri la ne-ekzisto de Dio. En Islando kutime ĉiuj infanoj faras konfirmacion en la luterana eklezio, kredantaj aŭ ne. Tio estis por nekristanoj neakceptebla, do ili agis jene.

S-ino Hope Knútssen venis kiel usonanino antaŭ 39 jaroj al Islando. Ŝi havas islandan edzon, kaj ili naskis infanojn. Kutime islandaj infanoj, estante 12-13-jaraj, faras iun kristanan konfirmacion en la luterana eklezio. La unusola demando, kiun ili devas respondi, estas: „Ĉu Jesuo Kristo estas via savanto?” Ili ĉiuj jesas, kaj jen la konfirmacio.

Kurso

Kiam la infanoj de Hope Knútssen atingis tiun aĝon, ŝi opiniis, ke ŝi ne ŝatas tian hipokritecon, kaj decidis fari ion alian. Ŝi skribis al la humanista organizaĵo en Norvegio por ekscii, kiel oni pritraktas similan aferon tie. Ili tie konas ion kiel „laika konfirmacio”. Tiu koncepto plaĉis al Hope, kaj ŝia edzo ankaŭ ne kontraŭis. Ŝi – kun aliaj – verkis kurson por gejunuloj, kiuj ne volas konfirmi ion en la preĝejo. Ŝi iomete disreklamis, kaj jam la unuan jaron venis pluraj homoj, kiuj subtenis la ideon. Dum 12 semajnoj, 1,5 horojn semajne, ili preparis la infanojn al la laika konfirmacio: ili instruis ilin pri homaj rajtoj, samrajteco inter la seksoj, rajtoj de samseksemuloj, fakte do pri adolta, plenkreska, respondeca vivmaniero.

La movado kreskis la lastajn jarojn. En 1989 estis 16 konfirmaciatoj; entute de post tiam jam preskaŭ 2000 estas konfirmaciitaj. Nun oni organizas ankaŭ semajnfinojn por gejunuloj ekster la ĉefurba regiono.

Nomdonado

Oni fondis la organizaĵon Siðmennt: etika edukado. Nuntempe ankaŭ geedziĝoj pere de Siðmennt estas oficiale laŭleĝaj, same kiel nomdonado al bebo kaj funebraj ceremonioj. Ekde la pasinta januaro la organizaĵo havas la samajn rajtojn kiel la eklezioj. Tio ankaŭ implicas, ke ili ricevas monon de la ŝtato, same kiel la eklezioj. Fakte ili tute ne volas tion, sed ili ankaŭ ne deziras diskriminacion. Intertempe tamen estas multaj gejunuloj, kiuj faras nenian konfirmacion, nek eklezie, nek laike. Siðmennt nur aprobas tion: ili ŝatas, ke la homo mem pensu – prave. Espereble en la estonteco oni konos en Islando la disigon de eklezio kaj ŝtato, kiel en multaj aliaj okcidentaj landoj jam delonge estas normala afero.

Ŝokita

Mi vere estis iom ŝokita, ke en Islando oni ŝajne senpripense faras konfirmacion, kaj mi do forte aprobas la ideon fari ion alian. Tiurilate Islando ne estas progresema lando, do mi nur subtenas la ideon, ke nun estas samrajteco inter la diversaj vivkonceptoj.

Aliflanke mi estas seniluziigita, ke ŝajne Siðmennt subtenas la ideon, ke kristanoj ne estas raciaj homoj kaj ke nur ateistoj mem povas kaj rajtas pensi. Siðmennt estas humanista organizaĵo; oni ne devas membriĝi al io ajn. Do, mi demandas min, al kiu aŭ kio oni konfirmacias? Oni ankaŭ varbis, same kiel kristanoj kaj aliaj kredantoj ofte faris (ne malofte ateistoj riproĉas kristanojn pri tio, sed ili agas same!).

Ni ankaŭ spektis pecon el filmo pri konfirmacia solenaĵo. Je mia granda miro tie oni komencis per laŭdo al Dio: ni aŭdis la komencon de la Te Deum de Charpentier – Te Deum laudamus (Vin, Dio, ni laŭdas). Do fakte estas la demando: ĉu ili vere scias, pri kio ili parolas kaj agas?

Sendia religio

Hope Knútssen komencis sian prelegon per kelkaj trajtoj de la islanda socio, kiuj ŝajne kontraŭas ŝian bildon pri kristanismo: multaj beboj naskiĝas eksteredzece; la samseksemuloj havas samajn rajtojn, kaj multaj islandanoj vizitas la gejan manifestacion Gay pride. Kiel kutime ateistoj firme tenas iun malnovmodan koncepton pri kristanismo. Tio okazas ankaŭ ekzemple en Nederlando; same okazas rilate al la islamo. Oni fermas la okulojn, havas ideon pri eklezioj – aŭ pri kio eklezioj devus esti! –, ne vidas, ke en la lasta jarcento en multaj eklezioj multego ŝanĝiĝis, kaj surbaze de tiuj antaŭjuĝoj oni juĝas. Bedaŭrinde.

En la eklezio en Nederlando ni jam konas preskaŭ 100 jarojn inajn pastorojn; ni konas 26 jarojn la benon por samseksamaj rilatoj; de multaj generacioj oni ne nur rajtas, sed devas mem pensi kaj havi respondecon pri sia propra vivo, kaj intertempe tio feliĉe validas por multaj eklezioj. Nepre ne necesas esti ateisto por subteni tiujn ideojn. Do, eble la ateistoj devas malfermi la okulojn kaj orelojn kaj ekscii, kio okazas ekster la ateismaj muroj. Kompreneble mi al neniu trudas kredon je Dio. Sed oni ankaŭ ne trudu ne-kredon je Dio. Temas miaopinie ĉi tie pri iu sendia religio.

Madzy VAN DER KOOIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Madzy van der Kooij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Projekto Nabucco malsukcesis

Forta bato por la projekto Nabucco [nabuko] (MONATO, 2009/10, p. 23-24): la gasodukto ne liveros gason el la gravega gaskuŝejo Ŝah Deniz 2 en Azerbajĝano. Gaso el tiu gaskuŝejo estis kerna por la fidindeco de la projekto. La kompetenta gaslivera konsorcio ne elektis la projekton Nabucco, komunikis la iniciatinto, la aŭstra entrepreno OMV en Vieno. OMV serĉas nun alternativojn.

La internacia konsorcio Shah Deniz 2 elektis por la transportado el la grandega gaskuŝejo la konkurencan Transadrian Gasodukton (TAP). Ĝi komenciĝos proksime al la turka-bulgara limo, trapasos tra Grekio, Albanio kaj atingos sudan Italion ĉe Brindisi. La konkurson pri la elekto oni atente sekvis en la tuta Eŭropo, ĉar per la gaso el Azerbajĝano la kontinento volas sendependiĝi de la gasliveroj el Rusio.

Gerhard Roiss, ĝenerala direktoro de OMV, deklaris, ke li eksciis kun bedaŭro, ke gaso ne estos liverata el Azerbajĝano. Li tamen ne esceptis la eblon konstrui propran gasodukton en Balkanio el esperata granda gaskuŝejo ĉe la Nigra Maro.

Laŭ li per la likvido de Nabucco la elspezitaj projektadkostoj je sumo de 50 milionoj da eŭroj ne estas perditaj, ĉar oni povas kalkuli je tiuj preparoj, se estus propra gasodukto. Post unu jaro ĝis unu jaro kaj duono OMV scios, pri kiom da kubaj metroj da gaso ĝi povus disponi ĉe la Nigra Maro. Tiaokaze oni pensos pri itinero de la gasodukto.

Temas eventuale pri 6 miliardoj da kubaj metroj da gaso jare, dum la ekde 2017-2018 por centra Eŭropo prognozataj 10 miliardoj da kubaj metroj da gaso el la gaskuŝejo Shah Deniz 2 pasos tra la transadria TAP al suda Italio.

Kronologio de Nabucco

En 2009 registaraj reprezentantoj de kvar EU-landoj (Aŭstrio, Hungario, Rumanio kaj Bulgario), Turkio kaj Eŭropa Unio subskribis en la turka ĉefurbo Ankaro interkonsenton pri la konstruo de strategie grava gasodukto Nabucco, kiu devus preterpasi Rusion. Ĝi malpliigus la eŭropan dependecon de la rusa gaso. La celo estis konstrui gastubon 3300 km longan tra la menciitaj landoj ĝis distribua centro en orienta Aŭstrio, tra kiu ekde 2014 oni transportus gason de Azio al Eŭropo. La konstruado kostus 7,9 miliardojn da eŭroj kaj devus komenciĝi en 2011. La gastubo en la unua fazo devus ĉiujare transporti 10 kaj poste 31 miliardojn da kubaj metroj da gaso.

La iniciatinto de la projekto estis la aŭstra entrepreno OMV. Kunpartoprenantoj estis MOL (Hungario), Transgaz (Rumanio), Bulgargaz (Bulgario) kaj BOTAŞ (Turkio). Sesa partnero, ekde februaro 2008, estis la germana entrepreno RWE, kiu poste retiriĝis. Eŭropa Unio subtenis la konstruon de la gasodukto kaj ankaŭ Usono pledis por ĝi.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova espero por malnova partio

Post la disfalo de la berlina muro kaj la malapero de Sovetio, komunistaj partioj en multaj landoj aŭ malaperis aŭ skismis aŭ forĵetis sian principaron.

En Japanio socialistoj kaj komunistoj daŭre perdis influon pro la antaŭeniro de kapitalismo. Tamen al marksismo, ne leninismo, la japana komunista partio persiste fidelas.

La partio, fondita en 1922, kaŝe agadis kontraŭ la japana imperiismo, kaj tial estis persekutata. Multaj membroj kaj simpatiantoj pereis en policejoj kaj prizonoj. Post la dua mondmilito, la partio havis grandan influon sur intelektuloj kaj studentoj.

Kapitalismo

Samtempe komunistoj, sin disigante de la influo de Sovetio kaj Ĉinio, celis demokratiajn reformojn en la socio de progresinta kapitalismo. En 1979 ili gajnis 39 seĝojn el 467 en parlamentaj elektoj, la plej grandan nombron en sia historio.

Baldaŭ plibonigoj en la ekonomio kaj en la vivo de la popolo perdigis la forton de la partio. Ĝi ne plu allogis la novan generacion kaj la membraro rapide maljuniĝis. Dum la lasta jardeko subtenis la partion nur ĉ. 2 % de la popolo.

En junio, tamen, en la elekto al la senato, la komunista partio akiris ĉ. 10 % de la voĉoj kaj gajnis ok seĝojn el 121.La registara Liberal-Demokratia Partio (LDP) akiris absolutan majoritaton en la senato samkiel en la parlamento.

Kritikanto

Fakuloj analizis la kialon de la progreso de la komunistoj kaj konsentis, ke la partio estas la plej akra kritikanto de la politiko de LDP, kiu subtenas ekonomion favoran al grandaj entreprenoj, eksterlandan politikon dependantan de Usono, kaj atomenergion.

Cetere disiĝis kaose aliaj opoziciaj partioj en ok diversajn malgrandajn partiojn. Tio elstarigis la koherecon de la komunista partio.

La tutmondiĝo de la ekonomio kaj la politiko de LDP, inklinanta al nov-liberalismo, pligrandigos la diferencon inter havantoj kaj nehavantoj. Sociaj problemoj ne nur en Japanio sed tra la mondo bezonas novajn teoriojn kaj novajn movadojn.

Eble, por alfronti tiujn problemojn, la japana komunista partio povos ellabori kaj organizi novan movadon, kiu superos la eluzitan marksismon.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Hejmeniras la eterna soldato

Kun militistaj honoroj estis feste entombigitaj en la slovaka vilaĝeto Mojtin la restaĵoj de eksa soldato de la habsburga armeo.

Laŭ historiistoj, Ladislav Škultéty-Gábriš [ladislav ŝkulteti-gabriŝ] estis unu el la plej longe servintaj soldatoj en la historio. Pasiginte 81 jarojn en la armeo, li soldatservis sub kvar imperiestroj kaj travivis sian 22an militon en 256 militkampoj.

Li batalis 22 fojojn kontraŭ francoj, sep fojojn kontraŭ prusoj, du fojojn kontraŭ otomanoj kaj unu fojon kontraŭ la rusa caro.

Sepjara milito

Gábriš naskiĝis en 1738 en la montara vilaĝeto Mojtin (ĉ. 165 km norde de la ĉefurbo Bratislavo). 12-jaraĝa li eniris la armeon post la morto de sia patrino kaj tiel lernis legi, skribi kaj kalkuli. Kiel simpla soldato, li estis honorigita dum la tiel nomata sepjara milito (1756–1763).

En 1790 li atingis la rangon de ĉefserĝento kaj samtempe estis nomumita flagoportanto de la regimento. Li akiris la plej altajn ordenojn en la habsburga armeo: arĝentan medalon pro heroaĵo kaj kanonan krucon (tiel nomitan, ĉar ĝi estis fandita el forrabitaj kanonoj malamikaj).

Dumviva servado

En 1825 li renkontis la aŭstran imperiestron Francisko la 1a. La imperiestro rimarkis maljunulon en la honora gvardio kaj, kiel rekompencon pro lia servado, li plenumis al Gábriš deziron: tiu iĝis dumviva flagoportanto sen neceso praktiki pliajn militdevojn. Krom tio, la imperiestro donis jaran alpagon al lia soldatsalajro en monsumo de 100 guldenoj.

Gábriš mortis en 1831 en soldathospitalo en la vilaĝo Sanicolau Mic (hodiaŭ parto de la urbo Arad, Rumanio), kie li estis entombigita. Post 182 jaroj li estis eltombigita, kaj liaj restaĵoj estis transportitaj per militaviadilo al Slovakio. Tie li estis denove entombigita en sia naskiĝvilaĝeto la tagon de sia 275-a naskiĝdatreveno. Ĉeestis ambasadoroj en Slovakio el Rumanio, Hungario kaj Aŭstrio.

Du romanoj

La slovaka verkisto Ján Martiš (1931–1990), cetere el la sama vilaĝo kiel Gábriš, priskribis lian vivon en du romanoj: Imperiestra eterna soldato (1970) kaj En servado de kvar imperiestroj (1977).

Ankoraŭ pli longe ol Gábriš servis en la franca armeo Jean Thurel (1699–1807). Li vivis en tri jarcentoj dum 107 jaroj, el kiuj 90 en la armeo.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Wodehouse kaj la filozofoj

Ŝajnas, ke kaj la tradukinto de La pensemaj kokinoj kaj via recenzinto miskomprenis la ŝercon pri la kokino, kiu volis legi la verkojn de la filozofoj (MONATO 2013/08-09, p. 29). La ĉefpunkto estas, ke Wodehouse ne estis filozofo, sed la kompatinda, neklera kokino ne sciis tion. Jen ĉio. La komikeco de la rakonto baziĝas sur la fakto ke la verkoj de Wodehouse estas nek profundaj nek kompareblaj kun filozofiaj libroj, kontraŭe al la analizo de s-ino Carol.

Bedaŭrinde, la provo de la tradukinto, „enhejmigi” la rakonteton en esperantan medion tute senigis ĝin je ĝia humura fino, kaj restas nur banalaĵo pri iu, kiu volis legi malfacilajn aŭtorojn kaj finfine trovis pli facilan. Ni rimarku ankaŭ, ke la nomoj de ĉiuj filozofoj (inkluzive la nefilozofon Wodehouse) komenciĝas per la sama litero, kio ankaŭ perdiĝis en la esperanta versio.

Martin PURDY
Nov-Zelando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Purdy el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ankaŭ paco konas siajn (land)limojn

Eŭropa Unio konsistas el 28 ŝtatoj. Aliaj ŝtatoj deziras aliĝi, sed eble ne ĉiuj estos akceptitaj. Pro tiom da anoj, la internaj organizaĵoj de la unio aspektas plumpaj kaj malfacile administreblaj.

Ne ĉiuj membroj kontentas pri la unio. Konservativuloj en Britio, ekzemple, volas eliĝi el ĝi. En Irlando, kie dum mallonga tempo kelkaj (tamen ne ĉiuj) profitis de la unio, tie malpli bone pagataj laboristoj, inkluzive fiŝkaptistojn, senlaboruloj kaj viktimoj de la banka krizo nun dubas, ĉu la klopodoj por fondi unuiĝintan Eŭropon estis tiom bona ideo. Certe la ĉiam kreskanta EU-burokratio tre ĝenas.

Tamen, apogantoj de la unio fanfaronas pri tio, ke ŝtatoj, en la pasinteco malamikaj, ekzemple Germanio kaj Francio, nun amike kunmembras. Ne imageblas, ili asertas, ke tiuj ŝtatoj denove inter si ekmilitos. Pro tio sekura estos la paco en Eŭropo.

Disputoj

Aliflanke ne perfekte regas harmonio en Eŭropo. Kritikantoj povas prave atentigi pri ankoraŭ ekzistantoj disputoj pri landlimoj kaj pri supozata koloniismo ene de la unio. Hispanoj rigardas la britan posedon de Ĝibraltaro neakceptebla okupo de parto de sia teritorio.

Defendanto de la hispana sinteno pri „la roko” demandis, ĉu angloj akceptus, ke hispanoj okupu parton de la insulo Wight [ŭajt] en suda Britio. Ĝibraltaranoj povas kontraŭi, ke la lingvo de la tiea plimulto estas la angla, kaj la kulturo brita, ne hispana. Do kio decidigas: Ĉu lingvo? Ĉu teritorio?

En Irlando, kaj en la suda respubliko kaj en la norda, brita provinco Ulstero, ekzistas tiuj, kiuj konsideras la ekziston de teritorio apartigita de la respubliko kiel fremdan okupadon. Tamen en Ĝibraltaro, oni pli-malpli akceptas la dividon de la t.n. verda insulo, kaj ne konsideras ĝin krude koloniisma.

Infanoj

Ĉar konstante kreskas la nombro da infanoj de nord-irlandaj familioj, kiuj elektas irlandan naciecon, demografiaj ŝanĝoj povus iun tagon estigi respublikistan plimulton kaj eventuale unuigon de la insulo.

Ĉiaokaze restas fakto, ke kelkaj ŝtatoj, aŭ partoj de tiuj ŝtatoj, ne povas akcepti, ke en pretendata unio de amikaj partneroj ekzistas io, kio similas al imperiismo de la pasinteco. Disputoj pri landlimoj aspektas kiel stranga anomalio en tiel nomata unio de „egaluloj”.

George Orwell skribis en Bestofarmo: „Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed kelkaj bestoj estas pli egalaj ol aliaj”. Do prisilentendas ĉi tie la pretendoj de Aŭstrio pri suda Tirolo, la plendoj de hungarparolantoj en najbaraj landoj de Hungario aŭ de la slovenoj en Italio, la postuloj de skotaj sendependemuloj. Mencioj tiaj nur plilongigus la artikolon.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Urbo kaj eklezio: kulturkonflikto

Dum la komunisma reĝimo en Albanio, aparte dum la periodo 1967-1991, la ŝtato sin deklaris ateisma. Ĝi malpermesis ĉian religian agadon, fermante kaj detruante preskaŭ ĉiujn religiajn instituciojn. Arestitaj kaj kondamnitaj ankaŭ al morto estis multaj pastroj kaj mulaoj.

En 1962, en la suda urbo Permet, ĉe la iama ortodoksa preĝejo Sankta Maria kaj parte sur ĝiaj ruinoj, oni konstruis kulturdomon. Ĝi funkciis tiel ĝis 1997, kiam kolapsis la ŝtato.

Tiam la ortodoksa eklezio perforte alproprigis ĝin kaj faris el ĝi denove preĝejon. Tamen sekvis longa juĝproceso inter la urbodomo kaj la eklezio por redoni la domon al la kulturaj institucioj. Fine la albana konstitucia juĝejo decidis favore al la urbo.

Meso

Por rehavigi sian kulturdomon la urbestro en Permet dungis privatan policon. Protestis kaj rezistis la pastroj kaj kelkaj kredantoj. Dum policanoj fortrenis la pastrojn, aliaj okazigis meson sur la apuda trotuaro, dum daŭris intertraktadoj por trovi pli bonan solvon.

Reagis ankaŭ la greka registaro, argumentante, ke ĉiu ortodoksano estas greko. Grekaj limgardistoj tuj malhelpis al centoj da albanoj transpasi al Grekio, kie ili loĝas kaj laboras aŭ deziras viziti parencojn.

La gardistoj postulis, ke ĉiu posedu enmane 1500 eŭrojn. Reciproke reagis albanaj limgardistoj rilate al grekoj transpasantaj Albanion. Ambaŭflanke oni fine rezignis pri siaj postuloj kaj la situacio ĉe la landlimo normaliĝis.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Atentu la koron

Doktoro Andrea Kleiner, 33-jara kirurgo kaj internisto itala (ne elvojigu vin la germanŝajna familinomo), membro de la prestiĝa American Diabetes Association, kun kurac-ambulatorio situanta en la urbo Udine, afable kaj ekskluzive konsentis respondi iujn niajn demandojn. Li pruvas al ni per kompreneblaj vortoj kaj efikaj ekzemploj la gravecon de frua kaj ĝusta kor-vaskula preventado; ĉar, precipe rilate la koron, kiel oni legos en la jena teksto, ja estas prefere preventi ol kuraci!

MONATO: Kiuj estas la plej gravaj faktoroj, kiuj alportas riskojn trafi infarkton kaj apopleksion?

D-ro Kleiner: Ili povas esti ĝenerale dividitaj en du grandajn kategoriojn: unuflanke estas la modifeblaj (alivorte riskofaktoroj, kiujn eblas efike korekti pere de kuraciloj aŭ specifaj viv-stiloj) kaj aliflanke la nemodifeblaj, kiuj sendependas de nia volo kaj sekve estas neeviteblaj. Inter la modifeblaj (korekteblaj) riskofaktoroj oni povas mencii fumadon, diabeton, hipertension kaj hiperkolesterolemion (t.e. altan kvanton de kolesterolo en la sango). Apud ĉi tiuj kvar „apokalipsaj kavaliroj” oni memoru aldonajn (flankajn) modifeblajn riskofaktorojn, kiuj ludas iom malpli gravan rolon: viscera dikventreco aŭ obezeco (do la graso, kiu situas ĉirkaŭ la visceroj de la abdomeno), malofta aŭ malabunda konsumado de legomoj, drinkado kaj t.n. hiperhomocisteinemio.

Koncerne cetere la nemodifeblajn aŭ nekorekteblajn faktorojn, oni pensu pri heredeco (alivorte la genetika emo trafi apartajn korajn malsanojn), pri aĝo (ju pli alta, des pli danĝera) kaj pri sekso (viroj, ĉefe en iuj aĝoj, havas pli grandan koran riskon ol virinoj, el tiu vidpunkto protektataj de oestrogenoj ĝis la menopaŭzo). Tre rimarkinda elemento estas, ke akumuliĝo de riskaj faktoroj havas ne suman, sed multiplikan efikon. Ĝuste pro tio pacientoj, kiuj montras plurajn riskofaktorojn, bezonas traktadon intensivan kaj multeflankan: nepras, ke ili periode kontroladu ĉiujn riskajn faktorojn.

MONATO: Kiumaniere eblas kalkuli kaj taksi ies kor-vaskulan riskon?

D-ro Kleiner: Ĉiu ajn povas kalkuli sian aŭ aliulan kor-vaskulan riskon tre simple, danke al algoritmoj, kiuj konsideras ĉiujn plej gravajn riskajn faktorojn. Unu el la plej uzataj tutmonde nomiĝas Framingham Cardiovascular Risk Score (10 years). Ĝi kalkulas, surbaze de la donitaĵoj rilataj al iu paciento (aĝo, sekso, arteria premo, suma kolesterolo, HDL-kolesterolo, diabeto, fumado, ĉeesto de kuraciloj por hipertensio), la procentan probablon, ke oni trafos unuan kor-vaskulan epizodon (t.e. infarkton aŭ apopleksion) ene de jardeko. Alia ege disvastiĝinta algoritmo estas t.n. Score fare de la Eŭropa Societo de Kardiologio: tiu ĉi algoritmo kalkulas procente la riskon pri morto pro koraj kialoj. Ekzistas multaj retejoj, ekzemple tiu de American Heart Association, kaj multegaj aplikoj por modernaj poŝtelefonoj (ekzemple MedCalc), kiuj inkluzivas tiujn algoritmojn, tiel ebligante al kiu ajn el ni kalkuli sian riskon aŭtonome kaj facile.

MONATO: Ĉu estas rekomendinde, ke oni havu, krom familian kuraciston, ankaŭ sian fid-kardiologon? Kaj kiom ofte oni devus fiksi fakan kontrol-viziton?

D-ro Kleiner: Ĉiuj pacientoj devus ricevi iumaniere fakajn kaj precizajn informojn rilate la principojn de moderna kor-vaskula antaŭevitado. Ĝustan kor-vaskulan preventadon povas foje havigi la familia kuracisto mem, se li ricevis specifan klerigadon tiurilate. Kardiologo, sed precipe internisto (alivorte fakulo pri interna medicino), pro la plureco kaj varieco de la riskaj elementoj, povas esti kromaj gravaj rilatpunktoj. Rilate la oftecon de la kontroloj, tiu dependas de la propra riska profilo kaj de eventualaj simptomoj. La pacientoj, kiuj havas pli grandan riskon, postulas kompreneble pli da atento. Diabetaj pacientoj, ekzemple, devas fari sangoteston dufoje ĉiun jaron kaj peti fakulan taksadon minimume unufoje ĉiun jaron. Por la pacientoj kun diabeto malbone kontrolata, la ofteco de la taksado povas esti eĉ trimonata.

MONATO: Ies sangotesto montris totalan (suman) kolesterolon iom altan. Ĉu tio estas maltrankviliga?

D-ro Kleiner: Oni devas atenti tre bone la malsamon inter totala (suma) kolesterolo, bona kolesterolo (HDL) kaj malbona kolesterolo (LDL). La malamiko, kiun ni devas venkobati, estas la malbona kolesterolo (LDL): ĝuste tiu, fakte, estigas la t.n. aterosklerozan platon. Neniam konsideru kiel vian malamikon la totalan kolesterolon! Multaj pacientoj, kiuj havas altan totalan kolesterolon, havas fakte samtempe ankaŭ altan bonan kolesterolon (HDL). Tial ili havas malaltan LDL-kolesterolon kaj, sekve, malgrandan riskon. Estas tial gravege kalkuli la propran nivelon de LDL-kolesterolo, kiu ne ĉiam estas eksplicite menciata en la rezultoj de la sangotesto. Ĝia nivelo povas esti kalkulita per la jena formulo: LDL = totala kolesterolo – HDL – (trigliceridoj/5).

Post la kalkulado de LDL-kolesterolo nepras kontroli, surbaze de la diversaj riskaj faktoroj, al kiu riska kategorio oni apartenas. Priatentu la jenon: ne ekzistas „normala” LDL-kolesterolemio, ĉiam kaj por ĉiuj valida. Ĉe sanaj pacientoj la ideala LDL-kolesterolo devas troviĝi sub 130 mg/dl (laŭ la internaciaj kriterioj de ATP III), sed en diabetaj pacientoj (kun plej alta risko) la nivelo de LDL-kolesterolo devas resti sub 100 mg/dl, dum en pacientoj, kiuj jam spertis kor-vaskulan epizodon, kiel infarkto, sub 70 mg/dl! Ĝenerale, tamen, validas la jena principo: ju pli malalta estas LDL-kolesterolo, des pli bone (tamen sen malaltiĝo sub 10 aŭ 15 mg/dl de LDL-kolesterolo, kiuj estas necesaj).

MONATO: Oni sekvas dieton sufiĉe limigan, forigis laktaĵojn kaj peklitan viandon. Spite al tio, kolesterolo ne malaltiĝas. Kial?

D-ro Kleiner: Plej multa kolesterolo, kiu cirkulas en nia sango, estas produktita de la hepato. Nur 10, maksimume 15 % de la kolesterolemio dependas de nia nutrado. Tial, spite al limigaj dietoj, la procento, je kiu ni mem povas iel klopodi malpliigi kolesterolon, estas nur 10-15 %.

MONATO: Kio estas statinoj?

D-ro Kleiner: Temas pri kuraciloj, kiuj devenas de ŝimoj. Tiuj medikamentoj agadas inhibiciante la enzimon HMG-CoA reduktaso. Tiu enzimo utilas por la hepata sintezo de kolesterolo. Inhibiciante tiun enzimon, statinoj malpliigas la produktadon de kolesterolo fare de la hepato. Statinoj malpliigas precipe LDL-kolesterolon (t.e. la malbonan), kun efikeco, kiu dependas de la tipo de statino (laŭ potenca ordo: pravastatino, fluvastatino, lovastatino, simvastatino, atorvastatino, rosuvastatino, pitavastatino) kaj de la dozo. Depende de la substanco kaj de ĝia dozado ni sukcesas malpliigi kolesterolon je 30-55 % proksimume.

MONATO: Kiumaniere statinoj ebligas preventi kor-vaskulajn epizodojn?

D-ro Kleiner: Statistike la nivelo de LDL-kolesterolo estas rekte proporcia al la nombro de kor-vaskulaj epizodoj. La rilato inter LDL-kolesterolo kaj kor-vaskulaj epizodoj estas ĝuste linia rilato: oni kalkulas, ke, danke al kolesterola malpliigo je 39 mg/dl, observeblas 22-procenta malpliiĝo de la kor-vaskulaj epizodoj, sendepende de la komenca (antaŭterapia) kolesterolemio. Statinoj estas tre bonaj kaj efikaj kuraciloj en la malpliigo de risko, ĉar ili disbatas la LDL-kolesterolon. Aldone statinoj havas ankaŭ alian propraĵon, t.n. „pleiotropan” efikon: malsame ol aliaj produktoj, statinoj agas kontraŭinflame sur endotelio (la pavimo de vaskuloj), kaj ili stabiligas la aterosklerozan platon. Tiuj kuraciloj do ne nur malaltigas malbonan kolesterolon en situacioj, kiuj tion postulas, sed havas ankaŭ kontraŭinflamajn kaj protektajn propraĵojn.

MONATO: Ĉu statinoj estas do bonegaj, senriskaj kuraciloj? Ĉu ili ne havas flankajn efikojn?

D-ro Kleiner: Statinoj estas kuraciloj kun altega sekurec-profilo. Iuj statinoj de lasta generacio – kiel rosuvastatino – havas sekurec-profilon praktike egalan al tiu de placebo. Kiel ajna molekulo, statinoj mem povas tamen havi kelke da flankaj efikoj. La plej kutimaj (1-2 % de la okazoj) antaŭvidas disvastiĝintajn muskolajn dolorojn, kontraŭ kiuj kutime sufiĉas ŝanĝi la tipon de statino. Ĝenerale tiuj doloroj ekaperas en la unuaj semajnoj de la terapio, estas malbone lokalizeblaj (tial oni diras „disvastiĝintaj”), dependas de la dozado (escepte de atorvastatino) kaj malaperas ĉe la interrompo de la terapio. La plej grava flanka efiko de statinoj estas t.n. rabdomiolizo, t.e. malsano, kiu detruas muskolojn. Temas tamen pri treege malofta flanka efiko (1 okazo ĉe 455 000 pacientoj), kun mortokvanto ankoraŭ pli malalta (1:1 500 000). Oni akuzis statinojn ankaŭ pri kaŭzado de kancero, sed temas pri „urba fabelo”, pri onidiro, komplete malkonfirmita de multegaj sciencaj esploroj.

Statinoj povas male pliigi (kvankam ete) kromajn okazojn de diabeto (tipo 2), ĉar ili ŝajnas provoki iuspecan reziston al insulino. Tiu risko, ke ili ekigos diabeton, estas, tamen, neglektinda kompare kun tiom da bonaj efikoj, kiujn la terapio alportas. Rilate statinojn, tre grava socikultura aspekto, tute ne neglektinda, estas la efiko de nocebo, t.e. la „malbona frato” de la efiko de placebo. Temas pri simptomoj aperantaj, pro nure psikologia memkonvinko, en paciento, kiu atendas ĝuste tiujn simptomojn. Ĉar estas al multaj konate, ke statinoj povas damaĝi muskolojn, la ofteco de tiu ĉi simptomo, ĉe uloj psikologie antaŭinklinaj, povas esti ege pli alta. Laŭ iuj esploroj, 25 % de la pacientoj, kiuj ne toleras statinojn, ilin ne toleras pro la efiko de nocebo, pro sia propra skeptikeco.

MONATO: Ĉu estas vere, ke kuraci sin per statinoj ekde juna aĝo estas noca por la hepato, ĉar tio altigas transaminazojn?

D-ro Kleiner: Kutime ne. Statinoj estas treege sekuraj el hepata vidpunkto kaj en 98 % de la okazoj kaŭzas nenian hepatan damaĝon. Malofte eblas tamen, ke oni efektive spertas rimarkindan (trifojan) kaj obstinan pliiĝon de transaminazoj, t.e. de la indikiloj de hepataj damaĝoj. En ĉi tiuj kazoj la statina terapio devas esti interrompita kaj poste ŝanĝita je alia tipo de statino. Hepata damaĝo pro statino (fakto relative malofta) devas esti distingita de t.n. „transaminito”, alivorte de dumtempa kaj tute ne maltrankviliga pliiĝo de transaminazoj, kiu ofte okazas komence de la terapio. En kelkaj okazoj, fakte, la malpliiĝo de la kolesterola enhavo en la lipida membrano de hepatocito igas pli grandan nombron de transaminazoj ekcirkuli. Temas do pri ŝajna (nevera) hepatito, sena je klinika signifo kaj memvole forpasonta. Io, kion malmulte da pacientoj scias, estas, ke iuj statinoj montras efikon eĉ hepatoprotektan! Pravastatino, atorvastatino kaj rosuvastatino, fakte, malpliigante hepatan steatoson, povas malpliigi la nivelon de steatohepatito kaj tiel ankaŭ transaminazojn.

MONATO: Kio pri produktoj reklamataj televide, kiel jogurto kaj aliaj laktaĵoj riĉigitaj je vegetalaj steroloj aŭ pri piloloj kun ajlo aŭ fermentinta ruĝa rizo?

D-ro Kleiner: Ekzistas produktoj efektive kapablaj malpliigi la LDL-kolesterolon, tamen kun malpli da efiko kompare kun statinoj. Ne ekzistas cetere sciencaj pruvoj, ke tiuj t.n. itallingve „nutraceutici” malpliigas, krom kolesterolon, ankaŭ la nombron de kor-vaskulaj epizodoj. Alivorte ili nur ŝajne malpliigas kolesterolon, el cifera vidpunkto, sed la riskoj mem pri infarkto ne malaltiĝas paralele.

Ni ja ne volas trovi malgrandajn ciferojn en la rezultoj de sangaj analizoj: ni volas, ke tiuj ciferoj respondu al efektiva malaltiĝo de la kor-vaskulaj riskoj. Ĝuste tial tiuj produktoj ne estas rekomendataj de la internaciaj gvidlinioj. Tio ĉi estas la baza malsamo inter statinoj kaj aliaj naturaj substancoj. Statinoj montris efektivan redukton kaj de LDL-kolesterolo, kaj (ankoraŭ pli grave) de riskoj pri kor-vaskulaj epizodoj. Tiel nomataj „nutraceutici” nur malpliigas (kaj cetere ne rimarkinde!) la LDL-kolesterolon. Oni devas memorigi al la pacientoj, ke la celo de medicino ne estas ŝajne, estetike kaj etete plibonigi ies sangan teston. Ĝis nun naturaj produktoj pruvis fari nur tion.

MONATO: Ĉu la kopiaj kuraciloj estas malpli efikaj ol la renommarkaj? Kial ili estas pli malmultekostaj?

D-ro Kleiner: Teorie kopiaj kuraciloj havas la saman efikon kiel la oficialaj, ĉar ili enhavas la saman aktivan principon. En iuj okazoj, tamen, oni povas observi malsaman sorbon de la kuracilo pro la malsama kemia konsisto el ekscipienta (kunmetaĵa) vidpunkto. La efiko de kuracilo devas tiel esti taksata en ĉiu unuopa kazo. Rilate la prezojn, la kopiaj ja kostas malpli, ĉar temas pri kuraciloj ne plu protektataj de patento. Ili povas esti produktataj de pluraj kompanioj kaj disvastiĝi pli en la merkato, kun sekva malaltiĝo de la kosto.

MONATO: Kiam nia sangopremo devas ekmaltrankviligi nin?

D-ro Kleiner: Sanaj uloj devus havi sangan premon neniam pli altan ol 140/90 mmHg, sendepende de la aĝo kaj sekso. Se paciento konstatas en longa tempodaŭro sangopremajn valorojn mezume pli altajn ol 140/90 mmHg, oni povas paroli pri hipertensio kaj nepras apliki taŭgajn kontraŭrimedojn por eviti, ke la arteria premo domaĝu la organismon.

MONATO: Kiam oni mezuru la arterian premon?

D-ro Kleiner: Ĝi devus esti mezurata laŭeble frumatene, antaŭ la matenmanĝo, 5-10 minutojn post vekiĝo, je kondiĉoj de emocia trankvileco. Estas pli malfacile interpreti la donitaĵojn, kiam oni male mezuras la premon post manĝado aŭ ĉe emocia agitiĝo. En tiuj ĉi okazoj la premo emas nature plialtiĝi. Mezuri la premon per ĝusta metodo estas do gravege por havi klaran klinikan bildon kaj por eviti terapiojn eble nenecesajn. Tial oni rekomendas mezuri la premon ĝuste (kiel supre klarigite), sed ankaŭ teni hejme preman taglibron, kie oni povas skribadi sian arterian premon dum sufiĉe longa (eĉ plursemajna) tempodaŭro. Nur post tio, okaze de konfirmita hipertensio, oni ekuzu eventualajn kuracilojn.

MONATO: Kiel oni tenu malalta sian premon?

D-ro Kleiner: Antaŭ ĉio, oni devas adopti ĝustan vivmanieron: redukti pezon (ĉe dikaj aŭ dikventraj pacientoj), sportumi iomete (per aerobikaj ekzercoj), malaltigi la konsumadon de salo. En kelkaj okazoj tiuj ĉi solvoj ne estas tamen sufiĉaj, kaj nepras kuracila terapio.

MONATO: Kiamaniere la risko pri infarkto aŭ apopleksio dependas de fumado?

D-ro Kleiner: Fumado damaĝas la endotelion. Kiam endotelio ne bone funkcias, la vaskulo ebligas la formadon de ateroskleroza plato. Fumado favoras aldone trombozon kaj platetan agregadon, kaj ĝi havas efikon maldilatan. Sume, temas pri vera katastrofo! Tial ne ekzistas sekura nombro de fumeblaj cigaredoj. Fumado estas faktoro de risko tiel granda, ke eĉ unu cigaredo tage kapablas damaĝi la vaskulon. Aldone, sendepende de la kora aspekto, fumado estas unu el la plej grandaj riskofaktoroj por kancero.

MONATO: Okaze de infarkto aŭ apopleksio, kiuj estas la plej kutimaj simptomoj?

D-ro Kleiner: Tipa simptomo estas toraka doloro malantaŭ la sternumo, priskribata de pacientoj kiel doloro stringanta aŭ opresa. La doloro povas disvastiĝi al ambaŭ brakoj, al la kolo kaj al la mandiblo kaj kutime havas longan daŭron. Tiu doloro ne ŝanĝiĝas laŭ la korpa pozicio, per spirado aŭ per kunpremo de la torako. La doloro emas malaperi kutime post la uzo de nitratoj (kuraciloj vazodilataj), kaj ofte ĝin akompanas abunda ŝvitado, takikardio, paleco, naŭzo. Ne ĉiam, tamen, la klinika bildo estas tiel klara. Foje infarkto okazas kaj iu pensas pri simpla misdigesto. Indas memorigi, ke ĉirkaŭ 25 % de la infarktoj estas tute sensimptomaj por la paciento.

MONATO: Kion fari, se nia familiano aŭ amiko havas tiujn ĉi simptomojn dum nia ĉeesto, ekzemple dum la atendo de ambulanco?

D-ro Kleiner: Se paciento kun kor-vaskula risko havas tipajn simptomojn, la plej bona farendaĵo estas igi lin sidiĝi (ne kuŝiĝi, por eviti la redisdonon de la likvoj, kiuj cirkulas en la kor-pulma fluejo) kaj voki ambulancon. Se la paciento lernis preni sublange nitroglicerino (temas pri nitrato kun tuja efiko), tiun kuracilon povas li preni en la atendo de la alveno de helpo. La plej grava afero estas tamen voki fakan helpon kiel eble plej rapide.

MONATO: Kiu estas la malsamo inter ripoza kaj streĉa elektrokardiogramo?

D-ro Kleiner: La unua surbendigas la bazan koran elektran aktivadon. La dua utilas male por vidi eventualajn aliiĝojn de la kardiograma grafikaĵo en situacioj de sang-cirkula streĉo kaj de kreskinta bezono de oksigeno flanke de la koro. Kutime la dua ekzameno estas rezervita por tiuj pacientoj, por kiuj oni supozas kaŝan koronariiton, aŭ por tiuj, por kiuj oni supozas aritmion provokatan de fizika streĉo.

MONATO: Kial atletoj, spite al oftaj kaj fakaj kontroloj, kelkfoje falas kaj mortas abrupte dum konkurso?

D-ro Kleiner: Tiel nomata subita morto de atletoj estas problemo, kiun malfacile oni povos estonte igi tute malaperi, spite al la tre precizaj kontroloj, kiuj okazas. Multaj el tiaj mortoj okazas fakte ne pro infarktoj – t.e. pro la trombozo de koronaria angio aŭ halto de sanga fluo al la koro –, sed pro aritmioj, nome neperfektaĵoj rilate la genezon kaj/aŭ la kondukon de la elektra impulso en la koro. Foje tiaj aritmioj estas diagnozeblaj frue. Per eĥokardiografio, ekzemple, oni povas malkovri korajn strukturajn aritmiigajn misformaĵojn. Aliajn aritmiojn eblas malkaŝi rekte per elektrokardiogramo. En aliaj okazoj, bedaŭrinde, tiuj „elektraj neperfektaĵoj” restas kaŝataj kaj nerekonataj. Kaj fojfoje la unua manifestiĝo de tiuj aritmioj estas ĝuste tiu, kiu provokas la morton.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Historie senekzempla katastrofo

Post la murdo de dek homoj fare de ekstremdekstraj teroristoj (MONATO 2013/06, p.6), parlamenta komisiono severe kritikis diversajn ŝtatajn instancojn.

La komisiono atestis, ke la polico, la sekreta servo kaj la justico plene fiaskis en la afero de la terorista t.n. Nacisocialisma Subtera Movado (germane: Nationalsozialistischer Untergrund), kiu murdis ok turkojn, grekon kaj policistinon.

La estro de la enketkomisiono, Sebastian Edathy [edati], nomis la aferon „historie senekzempla katastrofo”.

Hontiga fiasko

Laŭ raporto de la komisiono, la diversaj ŝtataj instancoj malbone kunlaboris. Sennombraj paneoj kaŭzis hontigan fiaskon. Kvankam naŭ murdoj estis faritaj per la sama pafilo (ĉeĥa pistolo „Česká 83”), kaj temis pri precipe eksterlanddevenaj viktimoj, oni ne flaris rasisman motivon.

Male, oni suspektis, ke temas pri profesiaj krimuloj, drogkomercistoj aŭ mafianoj. Esplorojn oni faris eĉ ĉe la familioj de la viktimoj. Informojn ne interŝanĝis la diversaj instancoj, kiuj ĵaluze defendis siajn proprajn interesojn.

Jam en 1998 la polico trovis en sep loĝejoj kvin finpreparitajn bombojn, plurajn kilogramojn da eksplodaĵo, listojn kun adresoj kaj 91 leterojn al membro de la terorista grupo Uwe Mundlos. Oni konservis la dokumentojn sed ne plie esploris la informojn.

Ekstremdekstra sinteno

En novembro 2011 la federacia prokuroraro denove enketis pri membro de la sekreta servo, kiu vidiĝis ĉe la sceno de unu el la murdoj. En siaj junaj jaroj tiu montris ekstremdekstran sintenon kaj en 2006 oni trovis en lia loĝejo ekstremdekstrajn publikaĵojn kaj pafilojn.

Parlamentanoj nun postulas ŝanĝon rilate la policon kaj reformojn en la sekur-sistemo de Germanio. Ili volas, ke la polico sin malfermu al kandidatoj de eksterlanda deveno. Cetere interkultura kompetentigo devas fariĝi deviga parto de polica trejnado.

Krome la kunlaboro inter la polico kaj la sekreta servo nepre devas pliboniĝi. Precipe la sekreta servo rezignu pri sia sinteno insuleca. Informoj rilate federacian intereson estu je la dispono de ĉiu federacia lando, dum la sekretaj servoj submetiĝu al pli da parlamenta kontrolo.

Advokatoj de la viktimoj bedaŭris, ke la komisiona raporto ne sufiĉe menciis la rasismon ene de ŝtataj instancoj.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Benketoj de danko kaj gloro

   

Unikan projekton prezentis la slovaka banurbeto Turèianske Teplice [turĉianske teplice], ĉ. 230 km norde de la ĉefurbo Bratislavo.

Dum somera dancfestivalo la urbeto konstruis en banparko benketojn de „danko kaj gloro”. Videblas ekzemple benketoj folklora, gaja, malgaja, kaj ankaŭ benketo por la plej alta homo en la mondo.

Aktoro

Vizitantoj povas trovi ankaŭ pekan benketon de la usona aktoro, dancisto kaj kantisto Patrick Wayne Swayze, aŭ benketon de la t.n. reĝo de popmuziko Michael Jackson. Laŭ la direktorino de la banloko la benketoj ĉiun jaron plinombriĝos.

La unua mencio pri la banloko devenis de la 13a jarcento. La banurbeto prosperis pro la kuracaj kvalitoj de sia fonto varma ĝis 50 oC.

 
Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lernu hitleran manieron ...

„Hitlero en Germanio laŭleĝe akiris regpotencon sub la vajmara konstitucio. La vajmara konstitucio fariĝis nazia konstitucio, dum neniu rimarkis tion. Do, ni lernu tiun manieron.” Jen la vortoj de Asou Torou, japana vic-ĉefministro kaj membro de la Liberal-Demokrata Partio (LDP), kiu hodiaŭ regas Japanion.

Daŭrigis Asou: „Estas granda eraro naive kredi, ke oni povas alvenigi mondpacon, defendante la pacan konstitucion. Ni, LDP, celas estigi la patrujon sekura, prospera kaj fierinda. Ŝanĝi la konstitucion estas nur rimedo por atingi la celon.”

Suverena rajto

LDP opinias, ke Usono altrudis la japanan konstitucion pro propra profito, kiam Japanio estis malvenkita en la dua mondmilito. La partio kontraŭas artikolon 9, laŭ kiu Japanio rezignu por ĉiam pri milito kiel suverena rajto de la ŝtato.

Argumentas LDP, ke posedi militpotencon estas ordinara afero por sendependa regno. Ankaŭ Japanio fariĝu do „ordinara ŝtato”.

Ne nur artikolon 9 LDP celas ŝanĝi. Ĝi proponas, ke nova konstitucio inkluzivu „limigon de homaj rajtoj favore al publika intereso” kaj „limigon de la libereco de ideo kaj esprimo sub urĝa okazo”. Ĉi tie „urĝa okazo” unuavice signifas militon.

Krizosento

Multaj japanoj spertis krizosenton pro la intencoj de LDP. Politikistoj de opoziciaj partioj, scienculoj, kleruloj kaj ordinaraj civitanoj laŭte sin esprimas kontraŭ ŝanĝo de la konstitucio.

Ankaŭ la komentoj pri Hitlero vekis grandan antipation. Tamen japanaj amaskomunikiloj priskribis la diraĵon simple kiel „misparolon”. Malgraŭ tio, kontraŭvole nuligis Asou parton de sia diraĵo.

Tamen restas la impreso, ke Asou kaj LDP opinias, ke japanaj civitanoj obeeme akceptos la planatajn konstituciajn ŝanĝojn. Nepras, ke la tiel malrespektataj japanaj civitanoj montru sian koleron.

KAWAI Yuka

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Varmaj vortoj, malvarmaj rilatoj

Lastatempe novaj ŝtatestroj enoficiĝis en tri najbaraj orient-aziaj landoj. Abe Shinzo (Japanio, decembron 2012), Park Geun-hye (Sud-Koreio, februaron 2013) kaj Xi Jinping (Ĉinio, marton 2013).

Gravas, ke ŝtatestroj renkontiĝu, ĝenerale tuj post enofiĉiĝo, kun partneroj de najbaraj landoj por diskuti komunajn problemojn. Do, prezidantino Park vizitis Ĉinion en junio por interkonatiĝi kun prezidanto Xi. Tamen, almenaŭ ĝis septembro, ĉefministro Abe vidis nek prezidantinon Park nek prezidanton Xi. Plue, li eĉ ne planas ilin viziti dum antaŭvidebla estonteco.

Pretendas

Frostiĝis diplomatiaj rilatoj pro diversaj kialoj. Unue, ekzistas teritoriaj disputoj. Japanio kaj Ĉinio pretendas rajtojn super la insularo Senkaku (japane), Yu Diao (ĉine). Regas ankaŭ disputo inter Japanio kaj Koreio pri la insularo Liancourt-rokoj: Take-ŝima (japane), Dokdo (koree).

Tiuj disputoj estis jam delonge flankenmetitaj. Tamen jam de dek jaroj, pro maldiskretaj politikistoj kaj radikaluloj en la koncernaj landoj, ekbrulis naciismo. Tiel la disputoj fariĝis grandaj diplomatiaj problemoj.

Preskaŭ ĉiutage aperas ĉinaj ŝipoj en la disputata maro, dum kontraŭe fintas japanaj ŝipoj. El tio povus ekĝermi armita konflikto.

Kolerigas

Dua kialo de la frostaj rilatoj rilatas al la politiko kaj la sinteno rilate historion de la japana ĉefministro Abe. Tiu, kun siaj kolegoj, kolerigas kaj maltrankviligas popolojn en- kaj ekster-landajn.

Estante ĝisosta revizianto de historio, li volas nuligi la humiligan post-militan historion kaj „reakiri Japanion”. Kiaman Japanion? Evidente, la tiaman Grandan Imperian Japanion, kiu, venkinte Ĉinion kaj Imperian Rusion, montris al la mondo sian potencon kaj gloron en la unua duono de la 20a jarcento.

Efektive, en la parlamento Abe neis la historian fakton, ke Japanio invadis aziajn landojn, dirante, ke la difino de „invadi” ne estas starigita.

Plie, la 15an de aŭgusto, en ceremonia parolo por pacigi la animojn de la mortintoj en militoj, li nek pardonpetis al aziaj popoloj pro la damaĝoj kaŭzitaj de la japana armeo nek ĵuris neniam militi. Tiajn pardonpeton kaj ĵurojn plenumis antaŭaj ĉefministroj de lia Liberal-Demokratia Partio.

Defias

Tiamaniere Abe defias la internacie validan difinon de „invadi” kaj la mondan ordon establitan post la dua mondomilito. Lia aŭdaca defio maltrankviligis kaj iritis eĉ Usonon, kun kiu Japanio havas rilaton de „sinjoro kaj vasalo”.

Usono, alarmite de la kreskanta ĉina potenco en politiko kaj armado en Azio, volas uzi Japanion kiel retenilon kontraŭ Ĉinio. Tamen ĝi ne volas, ke Japanio milite koliziu kun Ĉinio.

Ĉar Abe nuntempe ĝuas altan subtenon de la popolo pro sia ofensiva ekonomia politiko, kaj ĉar ne okazos parlamenta elekto ĝis post tri jaroj, li povos antaŭenigi sian politikon en- kaj ekster-lande.

Rezulte daŭros la malvarmaj rilatoj al la najbaroj, precipe vetarmado inter Ĉinio kaj Japanio – respektive la dua kaj kvara plej grandaj militaj potencoj en la mondo.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rolo redifinita

Mian parlamentan deputiton mi malofte kontaktas. Mi diras „mia”, tamen ŝin mi dividas kun dekmiloj da aliaj voĉdonintoj aŭ, verdire, nevoĉdonintoj. Regas politika apatio en Britio: deputitoj, oni diras, prizorgas nur siajn nestojn kaj, eĉ se ili ja sinceras al siaj elektontoj, mankas al ili influo kaj povo, ĉar ĉion findecidas elita kaj dominanta plenum-potenco.

Krome la politikan lingvon de mia deputito mi ne parolas. Ŝi estas dekstra kaj flegas konservativajn nociojn pri abortigo, samseksemo, la rolo de religio en publika vivo ktp. Pro tio ŝi malofte vidiĝas sur mia politika radaro.

Tamen fine de aŭgusto la brita ĉefministro, David Cameron, kunvenigis la parlamentanojn en Londono por debati, ĉu milite interveni en Sirio reage al la uzo de gaso, kiu pereigis centojn, eĉ milojn da civitanoj dum la tiea interna milito.

Mi do mesaĝis al mia deputito, petegante, ke tiu voĉdonu kontraŭ ajna brita milita interveno. Mi atentigis, ke ne estas klaraj kialoj por ekmiliti. Jes, gason oni uzis, sed kiu? Ĉu la registaro? Ĉu la tiel nomataj ribelantoj, por nigrigi la registaron kaj tiel enplekti Usonon kaj aliajn okcidentajn landojn?

Krome, mi diris, mankas aprobo de la sekureca konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Mankos do la laŭleĝa bazo eĉ por mallonga, tiel nomata pun-atako. Cetere mi notis, ke en la pasinteco, rilate Irakon, la brita registaro mensogis al la parlamento kaj popolo pri la ĉeesto de amasdetruaj armiloj, ĉefe por komplezi al Usono.

Fine mi aldonis, ke eĉ niaj generaloj avertas pri la risko, ke la armeo denove ensuĉiĝus en konflikton multekostan kaj senelirejan.

La deputito agnoskis mian petegon kaj diris, ke, voĉdonante, ŝi sekvos sian konsciencon. Grandajn esperojn do mi ne sentis.

Tamen mi eraris. La deputito, prave „legante” la lacecon de la brita publiko pri pliaj intervenoj en mez-orientaj disputoj, kiuj nin ne rekte koncernas, ribelis kaj, kun kelkdekoj da aliaj parlamentanoj, voĉdonis kontraŭ la registaro. Pro la kuraĝo respekti la volon de la popolo, kaj ne de la politikaj mastroj, fiaskis la propono ekmiliti en Sirio.

Unuafoje, post 20 jaroj, britaj trupoj ne kunmilitos kun siaj usonaj aliancanoj. Britio, almenaŭ en Sirio, ne rolos kiel monda helpa policano, kio lastatempe tiom ŝarĝis la ekonomion de eta kaj pli kaj pli finance malforta insulo rande de Eŭropo.

Mi ne volas pretendi, ke mia simpla mesaĝo al mia deputito ŝanĝis la fluon de historio. Tamen sendube, et-etskale, ĝi helpis. Ĉiuokaze oni ne subtaksu la signifon de tiu „ne”-voĉo en la brita parlamento.

Unue, ĝi helpos restarigi la reputacion de parlamento kiel forumo por sendependa, sentima publika debato. Ordinaraj deputitoj, reprezentantaj ordinarajn homojn, montris, ke ili ne estas plene senpovaj, ne estas nuraj pudeloj en ĉenoj tenataj de iliaj mastroj. Espereble tio donos la memfidon al la deputitoj ankaŭ estonte defii la plenuman potencon kaj fidele prezenti kaj reprezenti la volon de la popolo.

Due, ĝi indikas (kiel notis komentariisto en prestiĝa nacia brita gazeto) eventuale la finon de la brita imperiismo, do pretecon agnoski, ke ne plu eblas ĉefroli sur monda scenejo. Ĝi indikas ankaŭ, ke eblas pensi kaj agi sendepende de Usono.

Malofte mi fieras pri mia lando. Kial fieri pri loko, kiun naskiĝo-sorto elektas? Tamen tiun aŭgustan vesperon, en sia parlamento, Britio prenis unuan paŝon, necesan kaj bonvenan, al redifino de sia nacia kaj internacia rolo. Ĝi komencis elkreski el pasinteco, kiun ĝi provadis strangoli, sufoki.

Kaj mi permesis al mi iomete fieri.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Morto de elstara irlanda poeto kaj homaramanto

Ĉi-jare mortis, en la aĝo de 74 jaroj, la plej amata irlanda poeto Seamus Heaney [ŝejmas hine].  En 1995 li ricevis la Nobel-premion por literaturo, estante la lasta el la kvar irlandaj Nobel-laŭreatoj, nome: Yeats, Shaw, Beckett kaj li mem.  La citaĵo de la Nobel-komitato pri la aljuĝo de la premio vortumas: „por verkoj de lirika beleco, kiuj altigas la ĉiutagajn miraklojn kaj la vivantan pasintecon”.

Bardoj

Heaney verkis en la angla lingvo, sed lia tuta verkaro respegulas kaj eĥas la etoson, spiriton kaj tradicion de la antikvaj bardoj de la verda insulo, sed samtempe ĝi simple kaj maltroige priskribis la severan kaj senkompatan vivon kaj la irlandajn kamparanojn. Tamen, lia poezio, kvankam enradikigita en la tero de lia insula hejmlando, esprimas la universalajn sentojn, aspirojn kaj esperojn de la homaro.

Rekorda debito

Eĉ personoj, kiuj ne aparte aprezas la poezion, aĉetadas kaj admire legas liajn librojn kaj kun plezuro aŭskultis lian mildan nord-irlandan voĉon, kiam li publike deklamis siajn versaĵojn. La poeziaj kolektoj de Heaney ĝuas rekordan kaj senprecedencan debiton. Persone, li estis ĉarma, modesta kaj varmkora viro, kies forpaso estas profunde lamentata de granda nombro da kunpoetoj kaj nepoetoj el pluraj landoj kaj klasoj.

Humila sed dokta

Malgraŭ lia humila kamparana origino, Heaney estis ege dokta kaj erudita homo. Li iĝis profesoro de pli ol unu universitato irlanda kaj eksterlanda.  Lia originala poezia verkaro estas publikigita en multaj volumoj, kaj tradukita en plurajn lingvojn.  Kvar el liaj libroj aperis en greka traduko, ege taŭga por poeto, kiu amis kaj estis influita de la klasikaj lingvoj kaj ilia literaturo. Li estis elstara tradukisto de klasikaj verkoj, kiuj inkluzivis lian majstran version en la moderna angla de la granda anglosaksa poemo Beowulf, kaj tradukon el la skota lingvo de Cressida, la ĉefverko de la plej eminenta mezepoka skota poeto Robert Henryson.

La fakto, ke Heaney verkis en la angla lingvo, kaj ne en la irlanda, signifas, ke lia poezio estas alirebla al legantoj, kiuj komprenas la monde pli disvastigitan anglan lingvon.

Jen provo traduki en Esperanton unu el liaj plej ŝatataj versaĵoj, Meztrimestra ferio, inspirita de la morto en trafika akcidento en la aĝo de nur kvar jaroj de lia pli juna frato:

 

Seamus Heaney

Meztrimestra ferio

Mi sidis tutmatene en la lernejflegejo
Nombrante la klasajn mortosonorilojn.
Je la dua, niaj najbaroj min hejmen veturigis.

En la portiko, mi renkontis mian patron plorantan –
Ĝis tiam, li ĉiam povis alfronti funebraĵojn –
Kaj l' kondolencojn de l' granda Jakobo.

La bebo kveris kaj ridis, skuante l' infanĉareton
Kiam mi envenis, kaj min embarasis
La maljunuloj starantaj por premi mian manon

Dirante, ke ili „mian aflikton bedaŭras”.
Flustroj informis, ke mi estas la plej aĝa
Nun for, en lernejo, kaj l' patrino mian manon tenis

En la sia, kaj ektusis kolerajn senlarmajn suspirojn.
Je la deka, alvenis l' ambulanco
Kun la kadavro, sensanga kaj bandaĝita de l' flegistinoj.

La postan matenon, mi eniris la ĉambron. Galantoj
Kaj kandeloj mildigis la litan apudon. Mi vidis lin
Unuafoje post ses semajnoj. Nun pli pala

Portante papavan kontuzon sur la tempio liva,
Li kuŝis en la kvarfuta ĉerko, kvazaŭ en sia liteto
Sen brilaĉaj cikatroj. La bufro lin flankenĵetis.

Kvarfuta kesto: unu futo por ĉiu jaro.

   

Heaney estis poeto de la ordinara kaj universala homo. Ordinaraj kaj malordinaraj homoj priploras kaj dankas lin pro lia verkaro kaj lia vivo.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Slovakio forgesita

Mi legis la tre interesan artikolon kun la titolo „Tamen ne la plej alta ... ” de Walter Klag (MONATO 2013/8-9, p. 10-11). Bone verkita artikolo pri la ĉi-jaraj danubaj inundoj, kiuj damaĝis grandajn partojn de kelkaj ŝtatoj. Walter Klag skribis, ke „akvoamasoj fluis tra Bavario (Germanio) laŭ la riveroj Inn kaj Danubo, poste tra Aŭstrio kaj Hungario”. Jen mankas ja Slovakio. La rivero Danubo havas fonton en Germanio, poste ĝi trairas Aŭstrion, Slovakion, Hungarion ktp. Mi volus aldoni por la legantoj, ke en la ĉefurbo Bratislavo dum la inundoj estis deklarita escepta stato, ĉar Danubo atingis nivelon de 1034 cm, per kio ĝi rompis 11 jarojn malnovan rekordon. Necesas tamen skribi, ke la kontraŭinundaj protektiloj laŭlonge de Danubo en Bratislavo konstruitaj en 2005–2010 kaj tiel nomataj porteblaj blokaĵoj pruvis sian kapablon. Estis evakuitaj nur kelkdekoj da familioj el la plej endanĝerigitaj areoj. La alta nivelo de la akvo en Bratislavo elvokis novan fenomenon, tiel nomatan „inundan turismon”. Multe da homoj strebis alproksimiĝi kiel eble plej proksimen al Danubo kaj foti la ŝtorman kaj furiozegan riveron.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inda Majlinda

Juna kosovanino Majlinda Kelmendi fariĝis fine de aŭgusto monda ĉampiono pri porvirina ĵudo. Kelmendi, kiu naskiĝis en 1991, jam gajnis oran medalon en 2009 en Parizo tamen sur la nivelo junulara.

Ĉi-jare ŝi gajnis oran medalon en Brazilo. Jen la unua tiunivela ora medalo por la plej nova ŝtato en Eŭropo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Toleremo kaj malprotesto

Mi trovis la artikolon de Mireille Grosjean Plurlingveco plurproblema (MONATO 2013/07, p. 9) interesa. Loĝinte en Singapuro, azia ŝtato ankaŭ oficiale plurlingva, mi komprenas la problemojn priskribitajn en la artikolo. En Singapuro tamen la registaro informas per ĉiuj ĝiaj oficialaj lingvoj (angla, mandarena, malaja kaj tamila) kaj alparolas la civitanojn en ilia denaska lingvo kaj angla. Por unuigi la popolon, estas la leĝo, ke ĉiuj devas kompreni la anglan por komunikado. Tamen ĉiuj konsentas, ke la angla dialekto en Singapuro (angle Singlish) estas ilia identeco. Do kio ajn la regadoj, plurlingveco estas plurproblema, sed kun toleremo kaj malprotesto al la registaro la problemoj povas esti solvataj rigardante al la unika konsisto de la popolo.

Pande Sri S
Indonezio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pande Sri S el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kien la angla?

En la artikolo Kien la franca? de la aŭgusta-septembra numero de MONATO ni eksciis, ke la plej aŭdata lingvo sur la stratoj de la irlandaj urboj estas la pola. Ĉu eble la angla, laŭraporte jam apenaŭ aŭdebla en publikaj lokoj, devus ricevi la ŝtatan helpon donatan al la irlanda lingvo? Eventuale, Esperanto-propagandistoj uzu la informon por evidentigi la efemeran karakteron de mondolingvoj.

Hektor ALOS I FONT
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stato de la ŝtatoj de la iama Jugoslavio ... kaj la solvo

Ĝis la 90aj jaroj en la antaŭa Jugoslavio oni progresis kaj ekonomie kaj liberale. Kreskis la nombro de homoj en la meza tavolo. La ŝtato minimume ŝuldis al aliaj ŝtatoj (nur kvar miliardojn da dolaroj en 1990) kaj ĝi havis altan internacian reputacion. Ĝi estis ankaŭ suverena: ne okupis ĝian teritorion fremdaj trupoj.

Al tio komplete kontraŭas la nunaj ŝtatoj de iama Jugoslavio. Ili ĉiuj ekonomie regresas. La eblo ŝanĝi koruptajn politikistojn pli kaj pli malgrandas, do ekzistas malpli da libereco. La kvanto de mizeruloj daŭre kreskas kaj la meza tavolo praktike malaperis.

La ŝtatoj havas nenian internacian renomon kaj ne estas suverenaj. Sur iliaj teritorioj estas fremdaj trupoj: la ŝtatoj eniris Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO) aŭ staras sub internacia protekto. Amasiĝas ŝuldoj: ekz. Kroatio nun ŝuldas pli ol 60 miliardojn da eŭroj, Slovenio pli ol 15 miliardojn.

Realisto

Klare, ne eblas reveni al la antaŭa stato. Realisto ne povas pri tio pensi. Sed oni konstatu kiel daŭrigi kaj kiel konduti.

La kaŭzo de la nuna situacio estas simpla. La socialisma (komunisma) ideologio estis venkita fine de la 80aj jaroj, ĉefe pro komunismo mem, kiu en sia kerno (Sovetio) estis tro rigida kaj malhumana kaj ne kapablis kompreni, ke nepras reformiĝi.

Sed post ĝia falo okazis unu el la plej rabaj sociaj moviĝoj en la historio. Privatigitaj estas la valoroj, kiujn la socialistaj ŝtatoj kreis, kaj kies posedanto estis aŭ la ŝtato, kiel en Sovetio, aŭ la memmastrumantoj, kiel en Jugoslavio. Evidente ne ekzistis kondiĉoj por normala iom-post-ioma transformo baze de laboro kaj kapitalposedo.

Mafiuloj

La iamaj politikaj potenculoj el la komunisma partio, kunlabore kun senskrupulaj mafiuloj, disdividis tiujn valoraĵojn al malmultaj plej potencaj personoj (familioj), kiuj havis nenian alian meriton krom avidemo kaj plua potenco, ĉu en polico, armeo aŭ tribunaloj.

Tiel ekestis sur la fundamentoj de la antaŭaj ŝtatoj primitiva imperiisma kapitalismo, en kiu transprenis la ekonomiajn valorojn malmultaj „ŝarkoj”, fariĝante miliarduloj kaj kreante novan politikan sistemon kun ŝajna demokratio. Ekestis plurpartiaj ŝtatoj, en kiuj la politikan potencon transprenis multmiliarduloj, ĉar superan politikan rolon povis havi nur tiu, kiu aŭ estis mem riĉa aŭ havis subtenon de la riĉeguloj.

En landoj, kie oni ne povis politike interkonsenti pri la valordistribuo kiel en Jugoslavio, la nova elito decidis militi por kaŝi la ŝtelan distribuon de grandaj valoroj. Milošević kaj Tudjman, ekzemple, antaŭ la interna jugoslava milito, interkonsente fondis du komunajn bankojn en Londono kaj Parizo.

Popoloj

En tiujn ili enmetis monojn senleĝe prenitajn de la koncernaj popoloj. Do la kaŭzo de la milito kuŝis nek en nejusteco nek en ajna nacia demando. Simple oni volis senpune ŝteli grandajn sumojn, ĉar en milito neniu kontrolas, kio okazas en la ŝtata kaso.

La nova elito kreis leĝojn kaj konstituciojn, kiuj ebligis al ĝi nekontrolatan ekspluatadon sed samtempe neniun protektadon por simplaj civitanoj. La rezulto estas senlaboreco kaj neimageblaj ŝuldoj, tiel ke du postaj generacioj de la tiulandaj popoloj ne povos ilin repagi. Tian ekonomian politikon neniam konis la socialismaj ŝtatoj.

Ĉio ĉi tre oportunas al la ĉefa monda potenculo, Usono. Tiel eblas subjugigi ĉiujn ekssocialismajn ŝtatojn. Usonaj trupoj jam eniris iliajn teritoriojn (krom Sovetion, kiu havas nafton kaj tial sukcese evitis totalan enŝuldiĝon), dum sekvis usonaj firmaoj kaj bankoj.

Ĉinio

La granda potenco Ĉinio, kiu formale ankoraŭ ne forigis komunismon, tamen ekonomie akceptis la novan kapitalismon. Malgraŭ tio, ke ĝi sukcesis tre bone ekonomie konkurenci, ĝi submetiĝis al la volo de Usono, obeante internacian gvidadon de la kapitalisma centro, nome usonaj bankoj.

Jen situacio teorie senesperiga, tamen prezentas sin du ebloj. Unue, se tro longe daŭros tia kapitalismo, iom post iom elĉerpiĝos bazaj naturaj rimedoj de la tero. Al la homaro ekmankos ekz. trinkebla akvo, manĝoj kaj eĉ freŝa aero. Rezulto: memdetruo de la homaro.

Due, revolucio kontraŭ tiu sistemo antaŭvideblas laŭ historia precedenco. Respondecos socia tavolo, iĝinta potenca sed ekskludata de politikaj decidoj. En la pasinteco riĉaj fabrikistoj, al kiuj mankis politika povo, provokis burĝajn revoluciojn, kiuj kondukis al la detruo de la feŭda sistemo.

Pentagono

Hodiaŭ la potenca tavolo estas tiu de la komputistoj. Ili povus ĉesigi la nunan vivmanieron. Ili povus, se ili komencus pensi pri si kiel politika socia forto, detrui bankojn, la usonan defendo-ministerion Pentagono, radarsistemojn, ŝtatajn administraciojn, ktp, do ĉion, kio ŝirmas la nunajn potenculojn.

Kiam la komputistoj organizos sin, ili povos postuli radikalajn ŝanĝojn. Kiajn, ankoraŭ ne certas. Kaj verŝajne ne mankos survoje viktimoj kaj martiroj.

La unuaj jam identigeblas: la usona soldato Bradley Manning, la Wikileaks-respondeculo Julian Assange kaj lia helpanto Edward Snowden. Jen eble nur la komenco.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bastono batas, bastono resaltas

Interkonsenton inter Kosovo kaj Makedonio pri libera komerco ignoris la du ŝtatoj, kiuj subskribis la dokumenton en oktobro 2012.

Ĉi-somere Makedonio blokis tritikon kaj farunon el Kosovo. Reciproke Kosovo blokis laktaĵojn el Makedonio. Reage Makedonio ordonis, ke kosovanoj enirantaj la landon pagu po du eŭrojn, veturiloj po kvin.

Vizoj

Sekve Kosovo baris ĉiujn varojn el Makedonio. Rezulte makedonaj kamionistoj baris la landlimajn vojojn, tiel ke neniu veturilo el Kosovo povis pasi. La makedona registaro eĉ minacis insisti pri vizoj por kosovaj civitanoj.

Ĉiujare Makedonio eksportas al Kosovo varojn laŭ valoro de 300 milionoj da eŭroj. Cetere la disputo trafis albanajn etnulojn en Makedonio kun familianoj en Kosovo.

La blokado daŭris kelkajn tagojn. Intervenis ministroj de la ŝtatoj, kiuj fine trovis solvon laŭ la spirito de la interkonsento.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protestoj kaj kampanjoj

Dum la unua mandato de John Key [ĝon ki] la registaro celis popularecon. Dum la dua, ekde novembro 2011, ĉio ŝanĝiĝis, kaj la Nacia Partio de Key revenis al sia kutima dekstrema programo.

En aprilo 2013 okazis protestoj kontraŭ registara plano vendi ĝis 49 % de kelkaj ŝtataj energiaj kompanioj. Protestantoj atentigis, ke la plimulto de la novzelandanoj kontraŭas la vendojn, tamen jam du kompanioj estas privatigitaj.

Okazis protestoj kontraŭ submara naft-esplorado. La ekologia premgrupo Greenpeace fifamiĝis pro aktivuloj, kiuj danĝere surgrimpis esplorturon. Reage en aŭgusto 2013 la registaro prezentis leĝproponon por malpermesi protestojn kontraŭ naft-esplorado.

La Verda Partio notis, ke la registaro volas tiel mutigi la publikan debaton pri ekologiaj kaj aliaj aferoj. La partio atentigis, ke okaze de nafto-liko la rezultoj katastrofus kaj por la medio kaj por la reputacio de Nov-Zelando.

Amendo

Cetere la registaro volas amendi leĝon pri medi-planado, kiu en 1991 kreis kadron por mastrumi la teron, akvojn kaj aeron en Nov-Zelando. Celata estas maniero plifaciligi evoluigon, ekzemple laŭ la ĉefministro por ebligi pli da domoj por familioj, pli da postenoj por laboristoj.

Tamen la ŝanĝoj kaŝas ion pli gravan. Ekzemple, dum la lastaj jaroj pliiĝis la nombro de bovinoj por produkti lakton. Flanka efiko estas plia poluado de riveroj pro nitrogeno el sterkoj kaj el la urino de la bovinoj. Kelkaj bienistoj kaj Fonterra, la kompanio, kiu eksportas la plimulton de la laktoproduktoj, deziras malplistriktigi la leĝon. Aliaj, tamen, avertas pri venonta medi-katastrofo.

Kampanjoj

Ankaŭ en aŭgusto 2013 protestis sindikatanoj kaj aliaj kontraŭ proponataj ŝanĝoj rilate dungadon. La registaro volas i.a., ke strikontoj unue prie avertu kaj ke kompanioj, kiuj transprenas kontraktojn ĉe firmao kun malpli ol 20 dungitoj, ne plu estu devigataj dungi ekzistantajn stabanojn laŭ la samaj kondiĉoj kiel antaŭe.

Dume kampanjas sindikatoj por salajroj, kiuj ebligas vivtenadon. Ili diras, ke multaj homoj enspezas malsufiĉe. La minimuma salajro estas hore 13,50 novzelandaj dolaroj (ĉirkaŭ 8,0 eŭroj), sindikatanoj postulas 18,40 dolarojn (ĉirkaŭ 10,85 eŭrojn). Senlaboreco en la dua kvaronjaro de 2013 estis 6,4 %, malpli alta ol en 2012 (6,9 %).

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

El Kanado pri kanabo

Ĉu laŭleĝe, ĉu ne, la konsumado de mariĥuano jam fariĝis tutmonda kaj multkvanta realo. Usonaj statistikoj montras, ekzemple, ke centmiloj da adoleskantoj ĉiujare fumas tiun ĉi drogon. Disvastiĝis favore al tiu socia fenomeno la ŝajne erara supozo, ke mariĥuano estas „malpeza” substanco, kiu entute ne damaĝas ies sanon. Miskomprenon kreas ankaŭ tio, ke oni terapie uzas kanabon por flegado de pacientoj kun kancero (ĝi mildigas la sekvojn de kontraŭkanceraj medikamentoj).

Cerbo

Malaj estas tamen la konkludoj de kanad-devena esploro pri la veraj efikoj de tiom diskutiga drogo. Ĝi kontrolis pli ol cent unuopajn esplorojn plenumitajn pri tiu ĉi temo, alvenante al la konkludo, ke kvarono de la kanab-uzantoj poste spertas ian cerban malbonon. Efektive, kelkaj homoj, adoleskaj kaj plenaĝaj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj suferas pro mensaj malsanoj, povas tiumaniere – uzante kanabon – havigi al si frakasajn efikojn en la cerbo, kaj krom tio plurajn malfavorajn sekvojn, inter kiuj menciindas kromaj, gravaj, mensaj problemoj.

Ĉi tiuj konkludoj publikiĝis lastatempe en la revuo Neuropharmacology. Malfacile cetere estas, laŭ la fakuloj, antaŭvidi, kiuj personecoj estas pli sendefendaj kontraŭ la mariĥuanaj efikoj. Alia konkludo estas, ke la drogo uzata antaŭ 50 jaroj estis ege pli malforta (laŭ la ĥemia enhavo de toksaj substancoj) ol la nuntempa.

Pulmoj

Se ĉio ĉi ankoraŭ ne sufiĉe konvinkas legantojn pri la malbonaj efikoj de mariĥuano, la esploro donas kroman, signifoplenan respondon al la demando, ĉu mariĥuano mem kaŭzas ĥemian dependon – ĝi sendube kaŭzas tion. Same koncerne la pulmojn: fumi kanabon ja lezas ilin. Alia grava aspekto estas la tiel nomata „sindromo de senmotiviĝo”: oni konstatas, ke adoleskantoj uzantaj kanabon havas malpli bonan viv-perspektivon ol la neuzantoj, koncerne kaj kleriĝon kaj laboron kaj familian vivon. Ĉiuj ĉi novaj donitaĵoj estus eble konsiderendaj, kiam oni diskutas, sen havi specifajn konojn pri la temo, kiel ofte okazas en pluraj landoj, rilate al la leĝigo kaj malkrimigo de mariĥuano kaj de ĝia vendado.

Paulo Sérgio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vieno pliverdiĝas

Interne kaj ekstere Vieno verdiĝas pli kaj pli – nome nutraĵe kaj strate! Daŭre kreskas la nombro de vegetaranoj (nuntempe 8 % de la loĝantaro) kaj lastatempe ankaŭ de veganoj (1 %). Tial la geedzoj Maran fondis en Vieno la unuan veganan superbazaron en strateto Stumper, kiu estas flankstrato de strato Marienhilfer1.

Komuna trafikejo

Vienon regas koalicio de socialdemokratoj kaj verduloj. Vicurbestrino estas la grekdevena verdulino Maria Vassilakou, kiu baldaŭ realigos la projekton „komuna trafikejo” en strato Marienhilfer, tre ŝatatan de aĉetemuloj pro la multaj magazenegoj. Jam de jaroj la aŭtotrafiko estas reduktita post konstruo de la subtera metrolinio U3.

Nun la strato Marienhilfer estos paradizo al piedirantoj, biciklantoj kaj ludemaj infanoj. Liverado de varoj povos okazi nur antaŭtagmeze. Uzado de privata aŭto eblos nur al loĝantoj de la strato. La maksimuma rapideco estos 20 km en horo. Espereble la „komuna trafikejo” ne iĝos „komuna batalejo”!

Walter KLAG
1. Noto de la redaktoro: Unu el la ekologiaj argumentoj favore al vegetaraneco estas la troefiko de la produktado de viando sur la medion, kiel ekzemple sur la biodiversecon, la naturajn risursojn, la klimaton ktp.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Familio-sagao, kun larĝe variigitaj psikologiaj portretoj

Louis Marie Anne Couperus [kuperus] (1863-1923) estis nederlanda romanverkisto kaj poeto, kiu ŝuldas sian famon al psikologie realismaj romanoj, en kiuj li per ega sentemeco bildigas la etoson jarcentofinan, plejparte en la aristokrata medio de Hago, kaj al grandaj romanecaj rekonstruoj de historiaj ĉeffiguroj en antikvaj epokoj. Pli-malpli tiel komenciĝas mallonga priskribo de Couperus en sufiĉe bonkonata itala enciklopedio, kiun mi trarigardis, kiam mi ricevis recenzocele la romanon Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas ...

Salutinda

Pri Couperus kaj lia verkaro en Italio oni apenaŭ ion konas, kaj la italaj enciklopedioj liarilate estas tre koncize ŝparemaj. Mi nefacile sukcesis ekscii, ke tiu ĉi romano estis tradukita al la itala de Adele Cortese Rossi en 1945 kaj publikigita fare de Edizioni Alpe en Milano en 1946. La itala eldonejo Alpe delonge malfondiĝis, la itala traduko Vecchia gente e le cose che passano ne plu troveblas kaj pri la tradukintino mi ne havas informojn. Tiel tiom pli salutindas la esperanta traduko fare de Gerrit Berveling, kiu jam plurfoje pruvis sian tradukistan lertecon kaj liveras al ni, per belaspekta volumeto de la eldonejo Mondial en Nov-Jorko, ĉi tiun psikologian kaj etose intrigan romanon de la nederlanda literaturo de la komenco de la dudeka jarcento.

Antaŭparolas la tradukon, laŭ sia kutimo interese kaj stimule, Probal Dasgupta, enkondukas Gerrit Berveling mem per informriĉa trarigardo de la vivo kaj verkaro de Louis M. Couperus: du frandindaj pecoj tuj plu scivoligantaj la legonton. La volumo estas registrita kiel n-ro 49 en la serio Oriento-Okcidento sub aŭspicioj de UEA.

Tra la faktece informa enkondukartikolo de Berveling ni ekscias pri la infanaĝo, familia etoso, edukiĝo kaj verkista kariero de Couperus. Naskita en holand-india familio, li pasigis kelkajn jarojn de sia infaneco en Indio1, revenis al Hago en 1878, ekstudis kaj, tamen, forlasis la lernejon 18-jara. Li studis private la latinan ĉe sia patro kaj plu studis la nederlandan kaj literaturon kun sia instruisto Jan ten Brink.

Moderna aŭtoro

Ekverkinte poezion, kiu publikiĝis etsukcese, li transiris al verkado de romanoj, noveloj, gazetartikoloj kaj aliaj prozaĵoj. Ŝajnas, ke en 1889, kiam li estis 26-jara, li jam estis fama, klasika nederlanda aŭtoro, pri kiu nia tradukinto tiel sentencas: „Lia poezio ĝenerale ne estas alte taksata. Ĝi estas forme tre tradicia, se ne diri tro. Eble nur lia eta nekompleta romano Endymion en formo de ciklo de 54 sonetoj estas iom speciala ... Couperus multrilate estis moderna aŭtoro: li traktis plurajn tiutempe novajn temojn: feminismon, ekzemple, kaj la movadon por universala paco ... Samtempe li verkis tutan serion da romanoj kaj noveloj precipe en la dekadencema mondo de la romianoj, periodo pri kiu li estis konvinkita, ke pere de reenkarniĝo li devenis el ĝi.”

Entute li kapablis verki malsamstile kaj pri malsamaj periodoj, ekde la antikvaj romianoj ĝis renesancaj figuroj, konturitaj en fantazia mediteranea mondo. Kompreneble lia patrolando kaj liaj radikoj holand-indiaj ne povis ne roli kiel fono kaj iela temo de romano, kiu konkretiĝis per Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas ... La romano estis verkita inter septembro kaj decembro 1904, aperinta felietone dum 1905 kaj eldonita libroforme en 1906.

Sagao

Kia romano ĝi estas? Temas pri iela familisagao, kun larĝe variigitaj psikologiaj portretoj de implikitaj gefamilianoj, plej ofte maljunaĝaj, rolantaj en burĝa familio vivanta/aganta en Hago, kies pasintaj disbranĉiĝaj, iom misteraj eventoj en la fora Nederlanda Indio, je la fino de la dek-naŭa jarcento, plu koŝmare hantas, memore turmentas, ĉuige dubigas, angore premas, heredaĵ-ĉaseme scivoligas la rolulojn. Terura sekreto el la fora pasinteco en Indio kune alligas kaj samtempe hante-angore disŝiras la jam ege maljuniĝintajn amantojn, iliajn gefilojn, genepojn kaj pragenepojn. Ĉiuj, altirite kaj influate de ĉi tiu „teruraĵo”, pivotas ĉirkaŭ Avinjo Ottilie Dercksz [derks], la 97-jara romanprotagonistino, sin kredanta la nura gardantino de la terura monstraĵo, kiu pli kaj pli konatiĝe envultas kaj turmentas la ceterajn familiajn membrojn.

La monstraĵo devas pasi, ĝi lante pasas, malrapide vojas al sia estingo, al definitiva priforgeso, sed la aĵoj hante-lante revenas inkube, denove ekfajras mensoreve, turmentas la maljunajn fantomeske, entrenas la pli junajn vivimplike, ĉion malkvietigas ... Temas ankaŭ pri rakonto, koncernanta la ekeston kaj dekadencon de burĝa familio, konstruinta sian bonstaton en la fora nederlanda kolonio, kiu fonas je la eventoj, nun disvolviĝantaj en Hago.

La rakontofadenon ofte elbobenigas la 38-jara Lot Pauws, kiu fojfoje rakontas kaj kunlige reliefigas la eventodisvolviĝon enromanan. Li estas juna intelektulo, verkisto-ĵurnalisto, ema longe restadi studocele en Italio, esploranto de la itala renesanco, ŝatanto de la florencaj Mediĉoj, kiu iel similas kaj paŭsas la aŭtoron mem. Fakte Couperus estis 41-jara, kiam li verkis ĉi tiun romanon, kaj li emis longe restadi en Italio pro siaj historiaj kaj kulturaj studesploroj, kaj certe li ĉi-romane enplektis kelkajn personajn biografiaĵojn.

Detale-tenere

Gerrit Berveling en sia interesa enkonduko asertas, ke „li (Couperus) sin sentis fremda en ĉi mondo; li estis altirata de viroj, ankaŭ sekse, sed tiuepoke tio ĉi ne estis rekonata temo. Tial li devis ĝin teni kaŝita. Tamen en pluraj liaj verkoj rimarkeblas, ekzemple, ke li ege detale-tenere priskribas inajn emociojn”. Kaj jen, sur paĝo 221, Lot Pauws, la artisto kaj verkisto rolanta en la romano, tiel meditas pri si mem: „li ne kaŝis pasian animon, sed estis en li granda tenereco: sub tiu nuanceto de ridetanta amaro kaj et-vanta skeptikismo li estis cedeme kara por aliaj, kaj sen fortaj deziroj por si mem, kaj en la ineco de lia animo estis la filozofio de artisto”, kio liveras perfektan memanalizon de la aŭtora personeco.

Psikologio

Verkiste Couperus majstris precipe en la psikologiaj analizoj pri siaj romanroluloj, ĉu kiam temis pri la maljunuloj, ĉu kiam li bildigas la pli junajn generacianojn, la interpersonajn konfliktojn kaj/aŭ emojn al partianiĝo kun ceteraj familianoj, kaj tiun lantan, sed nehaltigeblan pasadon de la aĵoj ... „Li ne komprenis kial li devis fariĝi tiel maljuna, dum la aĵoj pasas tiel malrapide, kviete pasas, sed tiel trene, kvazaŭ ili, la aĵoj de antaŭe, estus fantomoj, kiuj pendigis tre longajn vualojn laŭ tre longaj padoj, kvazaŭ susurus la vualoj super la kirliĝantaj folioj, kiuj defaladis sur la padon.” Jen poezieca povo de la verklerteco de Couperus, kiu plu disvolviĝas bildigante plej malsamajn psikologiajn aspektojn de la rolantaj personoj.

Ekzemple, pri 60-jara panjo, kiu timegas oldiĝon ... „Sed li kompatis sian patrinon, kiu estis kiel infano. Ĉiam infano ŝi restis: ŝi nenion povis fari pri tio, ke infano ŝi estas kaj restas. Ŝi estis tiel terure bela, tiel alloga, ĉiam pupeto ... Kompatinda panjo, kaj nun ŝi fariĝas maljuna!” Kaj pri la maljunega 93-jara Avinjo, kiu gardadas sekreton ... „Li ĉiam aŭdis, ke ankaŭ ŝi, same kiel lia patrino, estis virino de amo ... Oni rakontis pri ŝi plurajn aventurojn en Indio, ĝis ŝi renkontis la sinjoron Takma. Kuŝis kvazaŭ fatalo sur ilia familio, fatalo de nefeliĉaj nuptoj. Ambaŭ geedzecoj de avinjo estis malfeliĉaj.” Aŭ pri la morbe scivola avidemo de Ina, kiu sopiregas malkovri „la sekreton” ... „Kial ili venis ...? Kio estis ...? Kion sciis paĉjo jam sesdek jarojn kaj kion sciis la onklo Daan de post tiel mallonge ...? Ĉu estis io pri mono: heredaĵo, kiu rajte apartenu al ili ...? Ŝi brulis pro scivolo, restante deca, eĉ pli deca ol laŭnature ŝi jam estis, kontraste al la India senĝeno de la onklo Daan ...”

Leginda kaj ĝuinda

Mi ne konas la nederlandan kaj ne povus prijuĝi la taŭgecon de ĉi tiu traduko kompare kun la originalo. Tamen la esperanta teksto legiĝas senpene, la dialogoj fluas nature kaj vivece, la longaj kaj cirkonstancitaj psikologiaj priskriboj – tute aparte aŭtora romankarakterizo – spite la harfendan precizon ne tedas kaj stimulas al plua legado. La lingva kompetento de Berveling liveras preskaŭ ĉiam modele senriproĉan senerarecon de la teksto: nur distie mi rimarkis iun neortodoksan transitivan uzon de „pasi” anstataŭ „pasigi”. Kredeble, tamen, la tradukinto paŭsas aŭtoran ĉi-rilatan stilemon. Entute leginda verko kaj ĝuinda prozo.

Nicolino ROSSI
1. La nuna Indonezio, klare distingenda de Hindio, kiu nur etimologie parencas. (red.)
Louis Couperus: Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas .... El la nederlanda tradukis Gerrit Berveling. Eld. Mondial, New York, 2013. 258 paĝoj. ISBN 978-1-59569-262-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicolino Rossi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova leĝo ... sed malleĝeraj demandoj

Kroatio tuj enironte Eŭropan Union komence de julio kaŭzis gravan skandalon. Tri tagojn antaŭ la eniro la kroata parlamento akceptis laŭ insisto de la registaro leĝon pri ekstradicio de krimuloj.

La leĝo validas nur por krimoj faritaj post 1991 (do post la ekesto de Kroatio kiel memstara ŝtato). Tio kontraŭas al la ekstradicia leĝo pri livero de krimuloj inter EU-ŝtatoj, kiu ne havas tempolimon.

Tamen Kroatio klare subskribis traktatojn, en kiuj ĝi sin devigas akordigi ĉiujn siajn leĝojn kun la eŭropaj. Do ĝi agis kontraŭeŭrope jam en la komenco de sia EU-membreco.

Kunvokis

Kolere reagis la Eŭropa Komisiono. Ĝin reprezentis Viviane Reding, kiu postulis tujan nuligon de la leĝo. La kroata registaro gvidata de Zoran Milanović kunvokis la parlamenton meze de septembro por ŝanĝi la leĝon, por ke tiu validu senkonsidere pri la tempo, kiam la krimo estas farita.

La parlamento decidis prokrasti la aplikon de la leĝo ĝis oktobro 2014. Tio eĉ pli kolerigis la Eŭropan Komisionon. Tiu proponis sankciojn kontraŭ Kroatio (ne doni la planitajn 600 milionojn da eŭroj por prepari la Schengen-limon aŭ enkonduki konstantan observadon de la politiko de Kroatio). Sekvis alia kunsido kun EU kaj deklaro, ke Kroatio tre baldaŭ solvos la problemon.

Enplektita

Ĉiu en Kroatio nomas la leĝon Lex Perković. La leĝo estas farita por ŝirmi iun Josip Perković kaj eventualajn kunlaborantojn. Lin volas juĝi en tribunalo Germanio, pro tio, ke li estas enplektita en la murdo en la 70aj jaroj de Stjepan Đureković, kroata azilpetanto en Germanio.

Perković estis ĉefo en la sekreta polica servo en Jugoslavio ankoraŭ en la komunisma erao. Li restis en la posteno ankaŭ poste kaj liajn servojn akceptis kaj la dekstra registaro dum kvar mandatoj kaj la maldekstra dum du mandatoj.

Ne estas klare, kial la nuna socialista registaro volas ŝirmi lin. Verŝajne li posedas skandalan sekreton pri la nun reganta Socialdemokrata Partio, kiun prezidas la nuna ĉefministro.

Malstabiligi

Kiam Perković estos tamen ekstradiciita al Germanio, la sekreto verŝajne aperos kiel novaĵo, kiu povos malstabiligi la registaron. Intertempe estas interesa la manipulado de la popolo rilate la aferon.

Milanović aŭdacis aserti, ke li ne obeos iun Viviane Reding, kiu diference de li ne estas demokratie elektita. Tamen nek li nek la ĵurnalistoj diris la simplan veron, ke Kroatio, subskribante la traktaton pri aliĝo al EU, akceptis, ke leĝoj de EU superas kroatajn leĝojn.

Tiel manipulante la popolon, kiu plejparte ne komprenas tiajn faktojn, Milanović volis kolekti favorajn politikajn poentojn por si kaj la partio, ŝajnigante sin granda defendanto de Kroatio kontraŭ la diktatora EU.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tremas la tertremo-komisiono

Post la tertremoj en Christchurch kaj la apuda regiono (2010-2013) domposedantoj postulis kompenson ĉe asekuraj kompanioj kaj ĉe la ŝtata t.n. Tertremo-komisiono (angle: Earthquake Commission EQC).

Neniam EQC ricevis tiom da petoj. Eĉ dunginte novajn stabanojn, ĝi tamen nek konvene nek ĝustatempe pritraktis la viktimojn. Domposedantoj plendis, ke ili provis multfoje peti informojn, kiel progresas iliaj postuloj, sed EQC-stabanoj ne montras sin helpemaj kaj ne kunhavigas la informojn, kiujn ili posedas.

En marto 2013 likis detaloj pri ĉirkaŭ 98 000 postuloj de 85 000 domposedantoj. La detalojn publikigis ĉe eksterlanda retejo iu kun la indiko EQC-veroj (angle: EQC Truths). Tiel oni ĉirkaŭiris kortuman ordonon, kiu baris la publikigon de la informoj.

Embarasis

La afero tre embarasis la tertremo-komisionon. Poste evidentiĝis, ke EQC-dungito publikigis la informojn, argumentante, ke domposedantoj rajtas scii, kio okazas. La EQC-ĉefo pardonpetis pro la malrapida servado de lia organizaĵo kaj ŝajnas nun, ke la komisiono pli bone laboras.

Intertempe la registaro decidis pri grandiozaj novaj konstruaĵoj por Christchurch. Tieaj komercistoj, kiuj provis restarigi siajn firmaojn, subite malkovris, ke la registaro prenos iliajn terpecojn por plenumi siajn grandajn planojn.

Translokiĝis

Rezulte de la tertremoj la ministro pri edukado, Hekia Parata, anoncis en septembro 2012, ke fermiĝos aŭ kunfandiĝos 31 lernejoj en Christchurch. Multaj familioj translokiĝis post la tertremoj for de Christchurch kaj ne necesas tiom da lernejoj.

Dudek du lernejoj diris, ke malpravas la statistiko, laŭ kiu oni faris la decidon. Sekvis protestoj kaj diskutoj. Fine, en februaro 2013, Parata anoncis, ke fermiĝos nur sep lernejoj, kaj kunfandiĝos 12.

En julio kaj aŭgusto 2013 okazis novaj tertremoj en la centra parto de Nov-Zelando. Estiĝis novaj kompenso-petoj. Leviĝis la demando, ĉu la tertremo-komisiono povos ilin bonorde pritrakti.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parabolo pri la talentoj

Fiaskis nova komputila sistemo por pagi salajrojn al nov-zelandaj instruistoj. Multaj ricevis malĝustan salajron, jen tro, jen maltro, jen neniom. Kelkaj ricevis monon kontraŭ laboro, kiun ili ne faris, aŭ eĉ kontraŭ du postenoj samtempe.

La antaŭa registaro kontraktis kun Talent2, aŭstralia kompanio, por adapti sian sistemon por pagi salajron al ĉiu instruisto en Nov-Zelando. La sistemo, Novopay, estis aktivigota en majo 2010, sed Talent2 maltrafis limdatojn kaj prokrastis la komencon je du jaroj.

Testis

Dume la ministerio pri edukado testis la sistemon. Pli ol duono de tiuj, kiuj partoprenis la testojn, opiniis, ke Novopay ne estas preta. Tamen la registaro decidis aktivigi ĝin.

Post kelkaj monatoj, kaj milionoj da dolaroj, la ofteco de eraroj reduktiĝis al 0,5 %, akceptebla en tia sistemo. Tamen la fiasko kaŭzis multe da ĝenoj, kromlaboro kaj streĉo en preskaŭ ĉiuj lernejoj.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spionado, sekureco kaj la sendependa ŝtato

Kim Dotcom [dotkom] estas la nomo de riĉa entreprenisto, kiu migris al Nov-Zelando en 2010 kaj ricevis la rajton daŭre tie vivi.

La publiko unue aŭdis pri Dotcom en januaro 2012, kiam oni raportis, ke 76 policanoj kaj aliaj oficistoj holivudstile atakis per helikopteroj, armiloj, kaj kun hundoj, lian luitan domegon en Auckland.

Policanoj arestis Dotcom kaj tri kunulojn kaj konfiskis posedaĵojn (inkluzive de komputiloj, artverkoj kaj 18 aŭtoj). Ili devigis bankojn bloki liajn 64 kontojn tra la mondo. Li restis en karcero dum kelkaj semajnoj, dum advokatoj diskutis eventualan kaŭcion.

Kreditoroj

En februaro 2012 juĝisto konsentis pri kaŭcio, kredante, ke Dotcom ne emos fuĝi. Tiu intertempe ne povis pagi siajn dungitojn aŭ aliajn kreditorojn. En aŭgusto kortumo permesis al li havi sufiĉan monon por pagi.

En junio 2012 juĝisto decidis, ke malvalidas la atestoj uzitaj por pravigi la areston de Dotcom. Diversaj kortumoj konsideris peton de Usono ekstradicii Dotcom kaj la tri aliajn. En marto 2013 la apelacia kortumo decidis, ke Dotcom rajtas procesi kontraŭ la registara buroo pri komputila sekureco kaj spionado (angle: Government Computer Security Bureau (GCSB)), ĉar ĝi kontraŭleĝe spionis lin.

En aprilo Dotcom procesis kontraŭ la polico pro kontraŭleĝa atako al lia domo. Daŭras la kortumaj procesoj.

Akuzoj

Nun evidentiĝas, ke la usona ŝtata buroo pri enketado (angle: Federal Bureau of Investigation (FBI)) aranĝis, ke Nov-Zelando arestu lin, por ke li estu ekstradiciita al Usono. Tie li alfrontus akuzojn, ke li respondecas pri krimoj rilate al retejo, kiu ebligas kontraŭleĝe kopii muzikon, filmojn ktp.

Dotcom, kiu naskiĝis en 1974 en Germanio kun la nomo Kim Schmitz, kreis la retejon, kiam li loĝis en Honkongo. Li ricevis rezidorajton en Nov-Zelando laŭ regulo, ke li investu almenaŭ 10 milionojn da nov-zelandaj dolaroj en la lando. Krome li filantropie donacis al diversaj karitataj celoj ... kaj ankaŭ al politikistoj, interalie al la tiama urbestro de Auckland, John Banks.

La polico trovis, ke Banks faris falsan deklaron pri donacoj ricevitaj por balota kampanjo. Tamen oni ne procesis kontraŭ Banks „pro manko de pruvo”. Intertempe Banks fariĝis parlamentano: la registaro dependas de lia voĉo por fari leĝojn.

Kanto

Dotcom poste publikigis kanton Amnesia (Amnezio), en kiu li mokis Banks, kiu asertis, ke li ne memoras la donacon (50 000 nov-zelandajn dolarojn, ĉ. 30 000 eŭrojn).

Sekvis publika diskuto pri la kriterioj enlasi en la landon riĉulojn kun dubinda reputacio. Tamen pro eraroj kaj misfaroj kontraŭ Dotcom, tiu gajnis la simpation de la nov-zelandanoj, aparte kiam evidentiĝis, ke antaŭ lia aresto GCSB ja kontraŭleĝe prispionis lin.

GCSB ne rajtis tiel agi, ĉar Dotcom loĝis en Nov-Zelando. La ĉefa devo de GCSB estas protekti Nov-Zelandon kontraŭ kiberatakoj el eksterlando. Plendis la Verdula Partio, ke la polico akceptis la kontraŭleĝecon de la spionado sed aldonis, ke ĝi ne havas „kriman intencon”.

Konflikto

Russel Norman, kunestro de la Verdula Partio, diris, ke, se kontraŭleĝaj agoj ne estos punataj, estas homnature, ke GCSB iam denove agos kontraŭleĝe. Norman rimarkigis ankaŭ la konflikton de interesoj, kiam oni igas la policon priesplori „la amikojn en GCSB”.

Anstataŭ puni la spionojn, la ĉefministro John Key prezentis proponon por „klarigi” la leĝon kaj etendi la povojn de GCSB por helpi al la buroo por sekreta informokolektado (angle: Security Intelligence Service (SIS)), do spionado. Tio ŝokis multajn civitanojn, kiuj publike protestis.

En majo 2013 Edward Snowden malkaŝis informon pri la vastskala spionado de la usona landa sekureca agentejo (NSA). Malgraŭ tio la nov-zelanda parlamento aprobis la novan leĝon per 61 voĉoj kontraŭ 60.

La ĵurnalo Waikato Times skribis, ke la kontraŭleĝa spionado „plifortigis la suspekton, ke la rilato de ĉi tiu lando kun Usono fariĝis servuteca pli ĝuste ol amikeca. Estas absurde sugesti, ke Dotcom minacas nian nacian sekurecon. La senrezerva preteco de la registaro antaŭ usonaj aŭtoritatoj serioze korodas niajn asertojn esti sendependa ŝtato”.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Venkas la sportemulo

Komence de septembro okazis federaciaj balotoj en Aŭstralio. La konservativa koalicio de la Liberala kaj Nacia Partioj konvinke venkis la Laboristan Partion. La konservativuloj ekhavis 90 deputitojn kaj la laboristoj 55.

La Laborista Partio regis la landon ekde 2007. Komence la ĉefministro estis Kevin Rudd, kiu estis tre populara dum la unua jaro. Lia populareco laŭgrade malaltiĝis pro diversaj kialoj kaj liaj kolegoj senaverte eksĉefigis lin en 2010. La antaŭe ŝajne lojala vicĉefministro, Julia Gillard, fariĝis ĉefministro.

Megalomaniulo

La elekton de 2010 Julia Gillard apenaŭ gajnis kaj ŝi povis regi nur kun la deputitoj de la Verda Partio kaj kelkaj sendependuloj. Dum ŝia ofico-periodo Rudd senĉese klopodis re-ĉefministriĝi. Post malsukcesa provo multaj laboristaj deputitoj deklaris lin ĥaosa megalomaniulo.

Dume ankaŭ Gillard iĝis malpopulara. La plimulto de la aŭstralianoj opiniis, ke ŝi estas trompisto kaj mensogulo. La deputitaro de la Laborista Partio timis, ke la rezulto de la elekto estos tiom katastrofa, ke kelkaj el ili apenaŭ restos deputitoj. Tial ili lastmomente re-ĉefministrigis Rudd-on kaj certigis, ke Gillard eĉ ne restos deputito kaj malaperos el la politika vivo.

Ŝatata

Rudd, nun denove ĉefministro, komence estis ĝenerale ŝatata. Eĉ ŝajnis, ke per li la Laborista Partio povos gajni la balotojn.

La estro de la konservativa koalicio, Tony Abbott, fakte neniam estis tre populara. Multaj opiniis, ke li, iama katolika pastro-studento, estas tro tradiciema. Tamen al aliaj homoj plaĉis, ke Abbott estas tre sportema.

Dum la balotkampanjo la konservativa koalicio sukcese konvinkis, ke Rudd restas la sama ĥaosa megalomaniulo, kiel dum sia unua ofico-periodo.

Ŝandor MONOSTORI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ŝandor Monostori el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kafo-klaĉo

En hotelo de la albana ĉefurbo Tirano unuafoje malfermiĝis kafofoiro. Prezentis siajn produktojn pli ol deko da kompanioj.

La albanoj estas grandaj kafo-amantoj, jare konsumante pokape 25 kg. Kafo alvenis dum la otomana epoko kaj restis, kvankam albanoj trinkas ankaŭ teon.

Funebroj

Dum la komunisma reĝimo kafo estis limigata kiel ĉiuj aliaj manĝoj. Cirkulis eĉ anekdoto pri iu en la urbo Shkoder, kiu ĉeestis ĉiujn funebrojn nur por trinki kafon. En tiaj okazoj oni rajtis aĉeti pli grandan kvanton da kafo kaj viando.

Oni uzas kafon ankaŭ en parfumproduktado, en kosmetikaĵoj kaj en medicino.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Voĉdonis du trionoj

Fine de septembro 2013 pli ol 6,3 milionoj da geaŭstroj rajtis voĉdoni por nova parlamento. Fakte nur 66 % (2008: 79 %) partoprenis la balotojn. En Vieno 21 % de la loĝantoj ne rajtis voĉdoni, ĉar ili estas enmigrintoj sen aŭstra ŝtataneco.

Venkis la ĝisnuna ĉefministro kaj socialdemokrato Werner Faymann [verna fajman], estro de koalicio el la Socialdemokrata Partio (SPÖ) kaj la Popola Partio (ÖVP). Kune ili havas pli ol duonon de la mandatoj en la parlamento kaj povas daŭrigi la koalicion. Jen la rezulto:

Socialdemokrata Partio SPÖ 27 % (-2 % kompare kun 2008)
Popola Partio ÖVP (konservativa) 24 % (-2 %)
Libereca partio FPÖ (populisma) 21 % (+4 %)
Ligo Estonteco Aŭstrio BZÖ (liberala-populisma) 4 % (-7 %)
Verduloj GRÜNE 11 % (+1 %)
Teamo Stronach FRANK (liberala-populisma) 6 % (ne kandidatis en 2008)
NEOS (liberala) 5 % (ne kandidatis en 2008)
Komunistoj KPÖ 1 % (same kiel en 2008)
Piratoj PIRAT 1 % (ne kandidatis en 2008)

Tiuj partioj kandidatis en ĉiuj naŭ aŭstraj federaciaj landoj. Pliaj kvin partioj kandidatis nur en kelkaj landoj kaj ricevis kune 0,2 % de la voĉoj: Kristanoj, La Ŝanĝo, Viroj, Malmembriĝo el Eŭropa Unio, Socialisma Maldekstra Partio.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trame sendrame

Sen bileto tramveturi en Graz [grac], la ĉefurbo de la aŭstra federacia lando Stirio (Steiermark), nun eblas dum la tuta tago kaj dum la tuta semajno. La oferto tamen validas nur en la urbocentro kaj kelkaj apudaj stratoj.

Ĉe biletvendaj aŭtomatoj aperas informoj pri la stratoj, en kiuj la tramo senpage uzeblas. Ankaŭ hundoj ne plu bezonas bileton. Ili jam havis problemojn enĵeti monerojn en la aŭtomatojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La vizio de la vizitanto

La nova registaro socialista en Albanio delonge petas konsilojn de la eksa ĉefministro brita, Tony Blair [teŭni blea]. Ĉi lasta, kiu eksiĝis en 2007 post dek jaroj da regado en sia lando, fariĝis politika konsilanto en diversaj mondopartoj, ekzemple en meza Oriento.

Blair alvenis komence de oktobro al la albana ĉefurbo Tirano kaj kungvidis registaran sesion. Albanoj ŝatas Blair pro lia helpo okaze de la milito en Kosovo en 1999.

En gazetara konferenco post la registara kunsido diris Blair: „Mi deziras realigi vizion pri la konkretaj aferoj en via malgranda lando.” Kia vizio, kiaj konkretaj aferoj, ne klaras.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kataraktotrakto revivigas

Ekzistas eliksira, reviviga katarakto, jam tute alirebla kaj je ĉies dispono. Ne temas pri freŝa, elvoka, resaniga akvofalo, sed pri internacie konata okulproblemo, ĉiam pli simple solvebla. La operacio por kuraci katarakton estas nuntempe konsiderata kiel tre simpla kaj disvastiĝinta tekniko, tiel ke oni preskaŭ emas taksi ĝin „banala”. Tamen, la gajnoj por la – ĝenerale maljunaj – pacientoj, koncerne ilian vivkvaliton, estas ege altvaloraj. La vidpovo fakte estas eble la plej grava inter niaj sensoj, kaj la septembra numero de la medicina revuo Ophthalmology aldonis unu plian signifoplenan konsideron ĉi-rilate.

Vivoĝojo

La homoj, kiuj estas operaciitaj pro la katarakto, tiel akirante denove bonan vidpovon, vidis samtempe malaltiĝi je 40 procentoj la riskon de morto kompare kun pacientoj ne operaciitaj. La procento estas sendependa de aliaj faktoroj, kiel aĝo, fumado, diabeto, estintaj epizodoj de apopleksio, bezono de kuraciloj, kaj aliaj malsanoj. Oni esploris centojn da pacientoj pli ol 49-jaraj, dum 5-jara tempodaŭro. La aŭtoroj, el Aŭstralio, konkludis sen iu dubo, ke la bonfaro de tiaj operacioj transpasas la nuran reakiron de la vidpovo. Fakte la perdo de tiu ĉi sentumo rekte kaj kompreneble influas la anim-staton kaj la korpan aktivecon de la pacientoj. Regajni per simpla operacio la propran vivoĝojon kaj denove senti sin aktiva homo do pruvite plilongigas la vivon.

Paŭlo Sergio VIANA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭlo Sergio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nur fantazio

En la artikolo Nova espero por malnova partio (MONATO 2013/10, p. 9) Isikawa Takasi skribas, ke ... japana komunista partio povos ellabori kaj organizi novan movadon, kiu superos la eluzitan marksismon.

Laŭ mia persona opinio tiu ĉi aserto estas nur fantazio. Mi vivis kaj laboris en Japanio kvar jarojn kiel diplomato. Mi detale studis la historion de la tieaj registaraj kaj opoziciaj partioj, diskutis kun deputitoj de diversaj politikaj flankoj. Pro tio mi konsentas kun Isikawa Takasi nur en tio, ke la japana komunista partio estas historie tradicia kaj stabila politika forto de la japana politika kaj parlamenta sistemo, kiu havas malgrandan, sed fidelan nombron de elektantoj.

La komunista partio ne havas ja tre signifan kaj fortan pozicion en la tradicia japana socio; efektive ĉiuj aliaj politikaj partioj distanciĝas de ĝi kaj ne volas koalicii kun ĝi, kaj pro tio mi persone ne kredas je revoj kaj konsideroj, ke la japana komunista partio en estonteco povos ellabori kaj organizi novan movadon.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Verda muro kaŝis grizajn sekretojn

Knalego frumatene eldormigas tutan vilaĝon. Strangaj bruoj sonas tra la stratoj. Fajroglobo ĉe la ĉielo suspektigas flugmaŝinan akcidenton. Sed ne temas pri aviadilo portanta senaverte danĝeron. Male: propraterene estas elkoviĝinta preskaŭ-katastrofo.

Okazis jene: la 28an de septembro, en Harthausen apud Speyer en sud-okcidenta Germanio, iom post la kvara matene, la fajrobrigadon atingis telefonalvoko, ke furiozas incendio ĉe firmao en la industria kvartalo. Oni svage sciis, ke tie oni „komercas per gasoboteloj”.

Sed surloke konstateblis, ke brulas gastransporta kamiono, ekipita per granda cisterno, evidente plena. Fajrobrigadistoj proksimiĝis al la kamiono por funkciigi akvoĵetilon. Tuj poste eksplodis la gasujo. Tiu knalo vekis malbonaŭgure la vilaĝanojn.

Hoteleto

Montriĝis baldaŭ, ke 17 fajrobrigadistoj vundiĝis, kelkaj grave. Krome la eksplodinta gaso saltigis en la aeron parton de la gascisterno, kiu alteriĝis 500 metrojn for apud hoteleto.

Tiel ŝanĝiĝis la situacio. Pro la risko de pliaj „bomboj” tiaj, alvenis fine 450 specialistoj, inkluzive de fakuloj de la ĥemia kompanio BASF en la apuda Ludwigshafen. Ili transprenis la taskon estingi la fajron en neatendite granda stokejo de diverstipaj gasujoj. Cetere oni decidis evakui la vilaĝanaron, proksimume 3000 homojn.

Pro la fajro damaĝiĝis ĉirkaŭ 100 domoj kaj laborhaloj, sed neniu mortis. Laŭdataj estis helpantoj, kiuj fine sekurigis la terenon, kaj ankaŭ vilaĝanojn. Tamen la vero malantaŭ la eventoj prezentas malpli laŭdindan impreson.

Heĝo

Post la forbruliĝo de la heĝo ĉirkaŭanta kaj plene baranta la terenon, la vilaĝanoj povis konstati, ke interne troviĝis ĥaoso el rubaĵoj teraj, metalaj kaj plastaj, kaj ke interplektiĝis kabanoj, konstrumaterialoj kaj lignaj restaĵoj kun malnovaj aparatoj kaj maŝinoj.

Ĉie troviĝis senorde gasujoj en ĉiuj grandecoj, de etaj kartoĉoj ĝis iel oblikve parkumitaj grandaj gaskamionoj. Tiu ĥaoso evidente jam antaŭe ekzistis. Orda gasvendejo alie aspektas. Evidentiĝis, ke eĉ la regiona fajrobrigado konis nek la lokon nek la kvanton de la stokita gaso.

Kontroloj

Hundoj de la posedanto komence malhelpis la aliron de la fajrobrigadistoj, dum la surlokaj akvoĵetiloj ne superis la rekomenditan distancon de 200 metroj ĝis gasfajro. Antaŭe ne okazis oficialaj kontroloj kaj inspektoj. Ne ekzistis katastrofoplanoj. Malmultaj vilaĝanoj sciis pri la vera stato de la ejo malantaŭ la kompleze verda muro.

Oficialuloj en la vilaĝo iam fieris: „Ni sentas nin porke agrable tie ĉi.” Alivorte, oni povas vivi tie kvazaŭ en komforta stalo, senĝene en propraj haladzoj, prizorgate, plenbuŝe, senpripense, kiel memkontentaj porkoj.

Aliaj nun profunde pripensas, ke ili dum jaroj vivis apud minaco, kiu nur hazarde ne kulminis en terura katastrofo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu rasisma? Neniel!

La prezidanto de la „laborgrupo de ekspertoj pri homoj de afrika deveno” ĉe Unuiĝintaj Nacioj, profesorino Verene Shepherd, intervjuate en la nederlanda televido, opinias, ke la tiea tradicio pri Nigra Petro kaj Sankta Nikolao estas rasisma.

Sankta Nikolao estas festo, kiu en Nederlando okazas vespere la 5an de decembro. Temis origine pri romkatolika sanktulofesto – la 6an de decembro – sed en la romkatolika eklezio oni ofte komencas festi la antaŭan vesperon, laŭ la biblia kalkulmaniero de Genezo 1.

Nigra Petro estas helpanto de Sankta Nikolao. Li alportas la donacojn nokte tra la fumtubo, aŭ dumfeste vizitas Nigra Petro mem, se Sankta Nikolao ne havas sufiĉe da tempo por ĉiujn viziti.

Tamen ne enketinte, pri kio efektive estas Sankta Nikolao kaj Nigra Petro, verdiktis Shepherd, ke, estante nigrulino (mi prefere dirus: negrino, ĉar ŝi estas nepre ne vere nigra), ŝi kompreneble tute aŭtomate volus malpermesi tiun pure rasisman laŭ ŝi festivalon.

Miaopinie ŝi komplete forgesas pri kio temas. Sankta Nikolao, kun siaj helpantoj-servistoj Nigraj Petroj, estas nacia festo – absolute ne estas festivalo, sed familia festo, precipe porinfana.

La radikoj de tiu festo estas ege profundaj en la kulturo. Mi dirus, ke temas pri posteulo de la praa romia Saturno-festo, dum kiu eĉ la roloj de mastroj kaj sklavoj mallongatempe ne funkciis. Ankaŭ sklavoj povis tiufeste fari laŭplaĉe en la familio. Oni disdonadis donacojn inter amikoj, kun ofte ŝercaj poemoj kiel akompanaĵo. Same oni faras ĉe la festo de Sankta Nikolao. La siatempa Saturno-festo alivestiĝis romkatolike – per episkopo veninta el Turkio tra Hispanio, kun Nigra Petro kiel helpanto.

Nigra Petro estas gagat-nigre ŝminkita aŭ farbita persono, kiu gaje kaj petole akompanas la maljunan episkopon Sankta Nikolao. Laŭ mi, kaj laŭ multaj, kiujn mi konas, neniu povas miskompreni Nigran Petron nigrulo, aŭ eĉ malpli nigra negro. Oni tuj vidas, ke estas farbita blankulo.

Miamemore en la iom malfruaj 1960aj jaroj, kiam oni ekplezuris en Nederlando protesti kontraŭ ĉio imagebla, unuafoje mi aŭdis protestojn kontraŭ Sankta Nikolao kaj Nigra Petro. Sed la reagoj el la socio estis sufiĉe klaraj: ne ĝenu, ne malplezurigu la infanfestojn ktp.

Kaj nun ŝajne iu UN-grupo volas ataki nian tipe nederlandan tradicion de infan-amikeco. Eble kelkaj en Usono kontraŭe reagos, ke ankaŭ ili ja havas Santaklaŭson – jes, estas iu pufigita ruĝvestita lapono, kiu veturas slede kaj disdonas donacojn.

Sed mankas ĉiu plezuro, ĉiu ŝerceco ĉe tio: neniu sekreta, nokta disdonado de donacoj, kun fojfoje stumblaj sed ja bonintence mokaj poemetoj. Kiun oni ŝerce pike sed bonkore primokas? Estas nura amasproduktado de donacoj.

Jam estas bedaŭrinde, ke Sankta Nikolao la 5an de decembro estas nuntempe ofte superombrata de Santaklaŭso kaj lia donac-disdonado la 25an de la monato, do kristnaske.

Ĉar tiel, en nia ofte senreligiiĝanta socio, la pagana festado de kristnasko minacas forŝovi la karan infan-feston de Sankta Nikolao kaj Nigra Petro.

Espereble UN estos pli saĝa ol ŝajne profesorino Shepherd, kiu vidas nur rasismon, kie regas gajo, plezuro, ŝercemo kaj sprito.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Urbo kukurba

Jam de malproksime mi aŭdas blovinstrumentan muzikon. Estas la fino de oktobro 2013. Kiel ĉiujare okazas la tritaga kukurba festo sur la monto Am Himmel (En la ĉielo) en Vieno.

Centoj da festemuloj pilgrimas al la monto, tutaj familioj, kun infanetoj kaj hundegoj. Ĉiu trovas ion interesan. Orkestro el la orient-stiria urbeto Fürstenfeld (Princkampo) ludas „Ni estas la gajaj lignohakistoj” kaj nove komponitan kukurban marŝon.

Alkoholo

Sub tendegoj oni preparas manĝaĵojn: kukurban supon, terpoman gulaŝon, farunaĵojn, krome trinkaĵojn kun kaj sen alkoholo. Aĉeteblas ankaŭ „ŝtormo” – nova, ankoraŭ fermentanta vino tre ebriiga.

Kiu ne volas manĝi supon surloke, povas aĉeti kukurbojn por hejme supumi. Grandajn kukurbojn oni ĉizas al pitoreskaj kapoj. Forĝisto vendas uzitajn hufoferojn pendigotajn ekstere sur enir-pordon. Venos bonŝanco, se la pintoj supren montras.

Aliloke oni vendas lignajn tranĉbretojn por la kuirejo, faritajn el nur unu lignopeco. Kiu jam ĉion havas, flugigas kajtojn kun siaj infanoj. La brila vetero ebligas ravan panoraman rigardon sur Vienon.

Mi iras hejmen, en la sako du kukurbojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Assange kaj Snowden

En la novembra numero (MONATO 2013/11, p. 25-26) estis grava misdiro ĉe la fino de la eseo pri ekonomio kaj Jugoslavio, „Julian Assange kaj lia helpanto Edward Snowden”. Snowden, kiun mi konsideras heroo pro lia efika malkovro de la krima sekureca ŝtato ene de Usono, agas tute sendepende de Assange.

Bruce SHERWOOD
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce Sherwood el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07