• monato201112
  • monato201111
  • monato201110
  • monato20110809
  • monato201107
  • monato201106
  • monato201105
  • monato201104
  • monato201103
  • monato201102
  • monato201101
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2011

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2011. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2011 en la dosierformoj PDF kaj ePub.




Aktuale

Anoncetoj

Anoncoj

Arto

Ekonomio

El mia vidpunkto

Enkonduko

Eseoj

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Memoraĵoj

Moderna vivo

Noveloj

Politiko

Rakonto

Scienco

Ŝerco kaj satiro

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

MONATO en Twitter

Kiu anas en la socia retservo Twitter ekde nun povas senpage ricevi mallongajn informojn pri MONATO kaj ĝia eldonejo Flandra Esperanto-Ligo. Sufiĉas aldoni la adreson @FEL_Antverpeno al siaj sekvatoj.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Hamburga Somero

Survoje al la UK Kopenhago, de 18-23 julio 2011 la Hamburga Somero (HoSo) atendos vin en Germanio. Temo: „Hamburgo - mediprotekta ĉefurbo de Eŭropo 2011”. Interrete www.esperanto-hamburg.de/hoso.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

MONATO en Facebook

Kiu anas en la socia retservo Facebook ekde nun povas senpage ricevi mallongajn informojn pri MONATO. Sufiĉas iri al la adreso eo-eo.facebook.com/revuo.Monato kaj alklaki supre la ligilon Ŝati. La mesaĝoj de MONATO ekde tiam aperos en via novaĵlisto.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvazaŭ ĉio dependus de mi

Ĵurnalistoj, se ili estas honestaj kaj kapablaj, estas inter la plej fortaj gardantoj de demokratio. Pro tio ili estas inter la plej endanĝerigataj homoj sur nia planedo: koruptaj registaroj ne povas toleri oponantojn. En la tumulta epoko de Germanio inter la du mondmilitoj sentima ĵurnalisto devis oponi ĉiujn ŝovinistojn, sed tute aparte la leviĝantan movadon de Hitler. En tiu tempo de morala degeneriĝo Kurt Lenz kuraĝis levi sian elokventan voĉon kontraŭ barbareco kaj rifuzis fuĝi, ĉar li kredis, ke ĉiu el ni devas agi kvazaŭ ĉio dependus de mi. Tiu ĉi romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio. La aŭtoro omaĝas Ossietzky kaj lian same brilan kunbatalanton Kurt Tucholsky.

Eldonjaro: 2009
Prezo en la dosierformoj ePub, PDF aŭ Mobipocket: 11,50 €
Mendu ĉe www.retbutiko.be.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Interreta kurso pri kvakerismo

Religio sendogma kaj senrita – ĉar kvakeroj kredas ke la tuta vivo estas sakramenta kaj ke ĉiuj tagoj kaj ĉiuj ejoj estas egale sanktaj. De 350 jaroj kvakeroj kun­venas en silento, en la fido ke al ĉiu homo eblas senpere ricevi inspiron el la dia fonto. La kurso – en Esperanto, senpaga – baziĝas sur grupdiskutoj pri kvakeraj tekstoj. Kvakera Esperanto-Societo. Rete: noos.ch/kes -> „novaĵoj”.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Georgo

Entuziasmajn vortojn mi legis en la tagĵurnalo de mia urbo Kluĵo en la artikolo far iu gastigata dirigento. Fakte la Filharmonio de Kluĵo invitis lin gvidi koncerton. Li estis hungaro elmigrinta al Londono, kie li kompletigis siajn muzikstudojn kaj komencis sian karieron de dirigento. Li nomiĝis Georgo. Lian familian nomon mi ne memoras – de tiam pasis tridek jaroj – kaj eĉ se mi memorus, ne emus citi ĝin. Tiutempe ĝi estis sufiĉe renoma, almenaŭ en Eŭropo.

Li entuziasme skribis pri mia urbo kaj pri ĉio, kion li vidis tie. Treege plaĉis al li la malnovaj, belaj konstruaĵoj en la centro de la urbo, kaj pri la botanika ĝardeno li skribis laŭdegajn vortojn. Laŭ li eble la plej bela ĝi estas en tuta Eŭropo. Sed pleje li entuziasmiĝis pri la vigla kultura vivo, kaj li miregis, konstatante, ke en mia urbo ekzistas du teatroj kaj du operejoj, la rumana kaj la hungara. Li skribis pri la muzeoj, universitatoj, memkompreneble pri la Filharmonio lin invitinta, kaj pri ĉio menciinda, kiu tiutempe troviĝis en mia urbo.

Nur la Pupteatron li forgesis mencii!

Mi koleriĝis! Ĝuste tiam nia Pupteatro gajnis la unuan premion ĉe la Internacia Pupfestivalo (PIF) en Zagrebo, kaj li eĉ ne mencias, ke ĝi ekzistas! Preskaŭ bolis mia kapo pro nervozeco. Post unu netradormita, aŭ nur duontradormita nokto, mi decidis skribi al li leteron. Tre ĝentile kaj estimoplene mi elektis la vortojn; ja mi ne volis ofendi lin. Mi sciigis lin pri la ekzisto de nia Pupteatro; mi ankaŭ menciis la gajnitajn premiojn. Respondon mi ne atendis, nek tion, ke li prezentiĝu en la Pupteatro.

Sekvantan tagon ni devis prezenti spektaklon, kaj poste provi alian spektaklon por la baldaŭa premiero. Inter la spektaklo kaj la provo ni havis paŭzon, kaj miaj gekolegoj iris trinki kafon en proksima kafejo. Mi kun kolegino restis en la postkulisa ejo, kies pordo restis malfermita por aerumi ĝin.

Kaj jen, sur la sojlo subite aperis belega viro. Lia hararo estis jam arĝentgriza, sed videblis, ke iam ĝi estis orblonda. Liaj anĝelbluaj okuloj ridete rigardis al ni du. Mia kolegino ŝtoniĝis, kiam ŝi aŭdis lian peton: nome, li serĉis min! Preskaŭ tuj mi divenis, ke li devas esti la gastigata dirigento! Do, li ricevis mian neatenditan leteron – kaj evidente ĝi akrigis lian scivolon: kiu povas esti tiu sinjorino, kiu aŭdacas lin kritiki, ĉar li ne menciis en la artikolo la ekziston de Pupteatro!?

Mi montris al li la scenejon kaj la salonegon por la publiko, sed ankaŭ la laborejojn, kie oni aranĝas la dekoraciojn kaj kudras la pupojn. Ĉio tre plaĉis al li. Tre li miris kaj admiris nian Pupteatron. Atente li aŭskultis mian rakonton pri nia teatro, pri niaj spektakloj enlandaj kaj eksterlandaj, niaj partoprenoj en Pupfestivaloj kaj la gajnitaj premioj. Fine li pardonpetis, ke li ne menciis nin, sed li eĉ ne povis imagi, ke ĉi tie ekzistas tiel serioza laboro! Mirigite li aŭskultis, ke ni pupistoj celas eduki la infanojn, distrante ilin! Tiuj 3-4-5-jaraj infanoj ĉi tie en la Pupteatro renkontiĝas ja la unuan fojon kun ĉiuspecaj artoj: literaturo, muziko, pentraĵoj, skulptaĵoj!

Fine li invitis min al la koncerto. Mi dankis, sed sciigis lin, ke mi havas abonon por ĉiu vendreda koncerto de la Filharmonio. Mi promesis, ke mi serĉos lin antaŭ la koncerto.

Post la paŭzo mia kolegino rakontis al ĉiuj gekolegoj, ke mi havis gaston, belegan viron! Ĉiuj moketis min pro la nekutima okazintaĵo.

Vespere, bele vestita, mi iris al la koncerto. Mi rapidis pli ol kutime, por ke mi povu eniri, kaj laŭ la promeso ni povu ankoraŭfoje renkontiĝi. Mi alportis al li kelkajn donacetojn, kelkajn fotojn pri la Pupteatro kaj la pupoj.

Nigrevestita, kiel la dirigentoj ĝenerale kutimas vestiĝi, kun neĝoblanka freŝe gladita ĉemizo, li estis vere belega, tre alloga viro. Ankoraŭfoje li tre dankis, ke mi matene prezentis al li nian Pupteatron; li danke akceptis miajn donacetojn kaj rakontis al mi, ke li havas edzinon kaj du infanojn. Nu, mi eĉ sekundon ne pensis, ke nia renkontiĝo havos iun ajn sekvon: ja li estis fama dirigento kaj belega viro, dum mi, kompatinda, estis simpla pupaktorino en urbeto; aldone la manko en mi de elstara beleco tute ne permesis al mi esperi pri io ajn.

Ni adiaŭis. Mi okupis mian sidlokon ĉe la etaĝo en la lasta vico, kie la akustiko estis la plej perfekta. Kun forte batanta koro mi atendis la komencon de la koncerto.

Grandega estis la senreviĝo! Nur kelkaj minutoj sufiĉis: vane li estis renoma eŭropa dirigento: li tutsimple ne kapablis gvidi orkestron! Ne nur mi konstatis tion! Ĉiuj ĉeestantoj miregis kaj konsterniĝis, spertante ne ĉiutagan eventon: la orkestro gvidas la dirigenton! Ankaŭ mi la unuan kaj solan fojon spertis tian strangaĵon. Kvazaŭ marionetpupo, li movis siajn brakojn laŭ la ludantaj muzikistoj. Je lia granda bonŝanco la orkestro estis vere profesie altnivela: spite al ĉio, ĝi sukcesis savi la koncerton!

Tamen dum la paŭzo duono de la publiko foriris. Ankaŭ mi volonte estus foririnta, sed mia scivolo estis tro granda; tial mi restis ĝis la fino.

La dua parto estis eĉ pli peniga. La orkestro emis ludi iom pli rapide, sed li restis ĉiam malfruiĝanta. Tiam okazis vere eksterordinara kozo! La muzikistoj ne plu interesiĝis pri la dirigento. Neniu plu rigardis al li kaj al liaj vane svingataj brakoj. Liaj belaj, longfingraj manoj, kiel lacaj birdoj, naĝadis en la aero. Sed ili jam iĝis tute superfluaj! La orkestro sendependiĝis. De tempo al tempo ili rigardis al la koncertmajstro (la unua violonisto), kaj ĉio pluiris glate. Ĝis tiam ili estis ludintaj malcerte, vane atendante la dirigentan geston, sed nun ili ekludis memstare, sekure, perfekte. Tiel bone evidentis ilia bravega talenta plenumado, ke senescepte la aŭskultantaro ĝin rimarkis kaj je la fino premiis per tondra eĥanta aplaŭdo. La kompatinda dirigento ne rimarkis, ke la aplaŭdojn ne li meritis, sed la orkestro! Dignoplene li dankis per elegantaj riverencoj. Sed kiam li malaperis, kaj nur la orkestro restis sur la scenejo, la tuta publiko ekstaris kaj freneze ovaciis ĝin.

Kun feliĉa sento Georgo forlasis nian urbon! Neniam plu mi vidis lin, nek aŭdis pri li. Poste mi parolis kun kelkaj muzikistoj de la orkesto, kaj mi demandis ilin, kial fakte oni invitis lin? La respondo: pro lia tre bona renomo! Oni diris pri li, ke li estas unu el la plej talentaj eksterlandaj dirigentoj vivantaj en Britio! Unu el miaj amikoj-muzikistoj, trafa ŝercemulo, diris: „Georgo trifoje estis invitita al nia urbo: la unuan fojon, la lastan fojon, la ‚neniam plu’ fojon.” Tia estis la muzika memorŝtono de la bela Georgo.

Julia SIGMOND

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julia Sigmond el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ho, belaj spritaj tempoj!

La Cseh-metodo estis la patro de ĉiuj rektaj instrumetodoj, kaj la instruistoj, kiuj ĝin uzis, travojaĝis la tutan mondon, de Ferenc Szilágyi al Tiberiu Morariu, de E. L. M. Wensing al Margarete Saxl, de Julio Baghy al August Weide. Ĝuste la bildo de ĉi-lasta ornamas la kovrilpaĝon, montrantan karakterizan gestadon dum leciono. August Weide, germano edziĝinta al danino, kreis esperantistan familion kun du denaskuloj, kiuj siavice kreis familiojn kun denaskuloj, do prave la kovrilo omaĝas ĉi tiun valoran instruiston, kiu, tiam 76-jara, ankoraŭ gvidis kurson laŭ la Cseh-metodo dum la UK en Stokholmo en 1980.

Andreo Cseh (ofte esperantigita per „Ĉe”, laŭ la elparolo; 1895[1910]-1979) estis hungardevena rumano, pastro, kiu post diverslanda vagado por instrui Esperanton, establiĝis en Nederlando. En 1930 li tie fondis kun gesinjoroj Isbrücker la Cseh-Instituton de Esperanto (poste: Internacia Esperanto-Instituto), kaj du jarojn poste fondis kaj longtempe redaktis la revuon La Praktiko (aperinta ĝis 1970); en 1942 sub la germana okupado li kunfondis la mondfederisman organizaĵon Universala Ligo (aktiva ĝis 1993). Lia instrumetodo estis karakteriza, kun uzo nek de lernolibro nek de nacia lingvo.

479 vortoj

Siajn lecionojn Andreo Cseh nomis konversacioj kaj li publikigis en 1930 47-paĝan broŝureton kun 479 vortoj sub la nomo Konversacia vortaro. Temis pri difinoj spritaj, ĉefe sugestitaj de la lernantoj mem. En la antaŭparolo de la tiama eldono li skribis: „En la esperantaj konversacioj la gelernantoj ofte aŭdis la demandon: Kion signifas tiu vorto? Ĉar mi ne komprenas la naciajn lingvojn, ili devis doni la respondojn en Esperanto. En tiuj gravaj momentoj naskiĝis la difinoj kaj klarigoj, kiujn entenas ĉi tiu libreto.”

La dua eldono sekvis ĉirkaŭ du jarojn poste, sen ŝanĝoj; post la milito la situacio de Cseh iĝis malfacila, kaj aperis nur multobligitaj novaj eldonoj kun etaj modifoj. Cseh mortis en 1979 kaj nur en 1997 lia posteulino Mila van der Horst elpaŝis kun efektive nova eldono, la 5a, kunlabore kun Atilio Orellana Rojas.

Redakto de Borsboom

La freŝe aperinta 6a eldono estas komplete reviziita tra la redakto de Ed Borsboom, siavice aŭtoro de du belaj libroj, Vortoj de Andreo Cseh kaj Vivo de Andreo Cseh (ambaŭ aperintaj en 2003 ĉe Internacia Esperanto-Instituto); sed restis plene gardita la spirito de la Cseh-instruado. Aperas bildoj (desegnitaj de Jesse van Deijl) sur la maldekstra paĝo, responde al difinoj sur la dekstra. El la bildoj okulumas la esperanta kulturo, kun la Rankvarteto de Baghy kaj El la Verda Biblio de Lejzerowicz. Estis aldonitaj ĉirkaŭ 150 novaj vortoj, kiuj fariĝis bazaj en la nuntempa lingvo. La mastrumado de la artikolo, kiun Cseh ofte malzorgis, lasante al la lernantoj la uzadon laŭ ĉies propra lingvo, estas iom homogenigita. Iuj difinoj estas modifitaj aŭ aktualigitaj (ekzemple, „Azio” ne estas plu „la plej granda flava mondparto” sed ja „la plej granda mondparto”).

Jen specimenaro de difinoj: „diskuto” – homoj parolas pri objekto, kiun ili ne konas; „kantas” – faras muzikon per la buŝo; „mateno” – la tempo, kiam infanoj iras en lernejon kaj redaktoroj iras hejmen; „nubo” – la griza vesto de la ĉielo; „okcidento” – tie malaperas la suno; „sonĝas” – en dormo vidas bildojn; „suno” – la taga varma lampo de la naturo; „ŝranko” – ĉambro en ĉambro; „televidilo” – aparato, kiu montras skandalojn; „tuŝas” – inter la mano kaj la objekto ne estas loko; „vidas” – bildoj venas en la kapon.

Evidentas do, ke la „konversacioj” de Cseh estis gajaj, spritaj, kaj ke la lernantoj estis forte envolvitaj ne nur en la lernado, sed ja en la reciproka instruado de la lingvo. Nuntempe aliaj metodoj de instruado, ekzemple la interretaj, preskaŭ nuligis ĉi tiun vivantan partoprenon, sed ĝi ankoraŭ nun perdis neniom el sia freŝeco.

Carlo MINNAJA
Andreo Cseh: Konversacia vortaro. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, Hago, 2010. 112 broŝuritaj paĝoj.
Noto de la redaktoro. En la 60aj kaj komence de la 70aj jaroj, kiam en Sovet-Unio mankis Esperanto-lernolibroj, mi, miaj lernintoj kaj iliaj lernintoj amase instruis per Cseh-metodo. Rezultoj estis frape sukcesaj. En la jaro 1963a, dum la 48a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio, mi staris apud la pordo de la ĉambro, kie devis okazi Cseh-seminario, por ekvidi la alvenantan instruiston. Monon por pripagi partoprenon en la seminario, mi, bedaŭrinde, ne havis. Kompreneble, mi rakontis pri Andreo Cseh kaj pri la Cseh-metodo en mia libro Vojaĝo en Esperanto-lando.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Instrua, instiga, inspira!

Bildstrioj estas amuzaj. Ĉu tio signifas, ke ili ne estas praktike utilaj? Bildrakontoj plaĉas al infanoj. Ĉu do ni pensu, ke ili ne taŭgas por plenkreskuloj?

Evidente ne! – jen la respondo, kiun sugestas la 32-paĝa instruhelpilo de Michel Dechy La bildstrioj kiel lernolibroj.

Ĉu vi konas la serion pri Tinĉjo, kiun lanĉis la fama belga desegnisto Hergé? Verŝajne, jes – ja pli ol 200 milionoj da ekzempleroj estas venditaj tutmonde en pli ol 60 lingvoj! Tri el la bildstrioj jam aperis ankaŭ en Esperanto: La krabo kun oraj pinĉiloj, La nigra insulo kaj Tinĉjo en Tibeto. En sia libro Dechy prezentas fragmentojn el la esperantigitaj rakontoj kaj koncizan enhavresumon de ĉiuj 24 albumoj, aperintaj ĝis la jaro 2004.

La celo de La bildstrioj kiel lernolibroj estas paroligi Esperanto-lernantojn pri temoj, ĉerpitaj el la aventuroj de Tinĉjo. Depende de ilia nivelo eblas priskribi bildojn, babili pri simplaj ĉiutagaj aferoj aŭ pridiskuti gravajn sociajn problemojn. Ekzemple, al Esperanto-komencantoj oni povas montri bildon kaj demandi: „Kiu li estas?”, „Kio li estas?”, „Kion li faras?” ktp. Kun progresintoj, tamen, eblas paroli pri malpermeso de fumado en publikaj lokoj, pri etnaj konfliktoj en Tibeto k.s.

La diversnivelaj ekzerc-ekzemploj estas elstarigitaj per diverskolora fono – la blua emfazas la malpli facilajn. En flavaj rektanguloj aperas aldonaj informoj pri Hergé kaj liaj verkoj. Ankaŭ el tio eblas ĉerpi ekzerc- kaj diskut-temojn.

La 32 grandformataj kaj plenkoloraj paĝoj aspektas bele. Jen unu el la malmultaj instruhelpiloj, kiun Esperanto-lernantoj povas fiere montri al geamikoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj same ŝatus eklerni la lingvon internacian.

Eble nelaste pro sia alloga aspekto La bildstrioj kiel lernolibroj vekis en mi multajn ideojn pri utiligo de bildstrioj en Esperanto-instruado kaj inspiris min pri iuj eksperimentoj. Espereble ankaŭ aliaj instruantoj same trovos la libreton ne nur instrua kaj instiga, sed ankaŭ inspira.

Mariana EVLOGIEVA
Michel Dechy: La bildstrioj kiel lernolibroj. Eld. La aŭtoro, Villeneuve-d'Ascq, 2010. 32 paĝoj broŝuritaj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mariana Evlogieva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Senmita biografio de Zamenhof

Abundegas biografioj de Zamenhof, ne nur en esperanto, sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj. Tre ĉagrene, ili emas kopii unu el la alia, kaj kiam mankas fakta scio, la aŭtoroj, per sia imago/diveno, inventas faktojn.

Aleksander Korĵenkov tre zorge studis la verajn faktojn kaj ne lasis sin influiĝi per la mitaro, kiu akumuliĝis pri la iniciatinto de Esperanto.

Ĉu vi povas respondi la ĉi-sekvajn demandojn?

1. Kial strangas la „antaŭnomoj” de Zamenhof: Ludoviko Lazaro?

2. Kiu(j)n lingvo(j)n oni kutime parolis, en la familio de Zamenhof?

3. Kiu(j)n profesio(j)n havis la patro de Zamenhof?

4. Ĉu oni prave nomus la patron de Zamenhof lingvisto?

5. Ĉu Zamenhof estis polo?

6. Kiun ĉefan celon unue havis Zamenhof por sia kreata lingvo?

7. En la frua vortuzo de Zamenhof mem, kiu estis lia nacio?

8. Kian interrilaton havas la unua formo de „Hilelismo”, poste la „Homaranismo”, ambaŭ de Zamenhof, kaj la „interna ideo” de esperanto?

9. Kial Wilhelm Heinrich Trompeter, en 1894, ĉesis financi la eldonadon de Esperantisto, kaj rifuzis plu pagi salajron al Zamenhof?

10. Kian komunumon projektis fondi Zamenhof en 1914?

Respondoj:

1. La oficiala nomo de Zamenhof estis Lazarj Markoviĉ Zamenhof. „Ludoviko” kaj „Lazaro” estas, respektive, la germana kaj la greka formoj de unusama nomo.

2. La rusan.

3. Instruisto de aritmetiko, la rusa kaj germana lingvoj; cenzuristo de germanlingvaj, hebreaj kaj jidaj eldonaĵoj.

4. Laŭ la nuntempa difino de „lingvisto”, ne.

5. La moderna Pollando estis parto de Rusio, do oficiale li estis ruso.

6. Esti komuna lingvo por hebreoj en fondota hebrea ŝtato.

7. Judismo. La vorto „nacio” en la frua zamenhofa uzado havis alian signifon ol nuntempe. En postaj jaroj li parolis pri sia „gento”, kaj post tio li preferis nomi judismon religio.

8. Hilelismo, laŭ sia formuliĝo en 1901: purigita hebrea religio, „kreo de neŭtrala popolo”, specife „sekto [kiu] kreos heredan, jam tute formitan kaj historie bazitan grupon, kiu iom post iom solvos en si sian propran popolon kaj poste la tutan homaron. Tia grupo povas esti nur unu, nome la popolo hebrea...”

Reformuliĝo de Hilelismo en 1906: „instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia kaj religia principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.”

Homaranismo (1917): strebado al „homeco”, al forigo de intergenta malamo kaj maljusteco kaj al tia vivmaniero, kiu iom post iom povus konduki ne teorie, sed praktike al spirita unuiĝo de la homaro ... La Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo.

Interna ideo de Esperanto (1917): „nedefinita frateca sento kaj espero, kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin ...”

9. Ĉar Zamenhof rifuzis aprobi diversajn bazajn ŝanĝojn en la lingvo esperanto.

10. „Kongreso [en 1915] de neŭtrale-homa religio kun la celo starigi novan religian principaron por ĉiuj homoj, kiuj perdis sian gepatran religian kredon, sed ne volas resti ekster ĉiu religia komunumo, kaj fondi tiun komunumon.”

Multegon pli eblas ĉerpi el ĉi tiu libro de Aleksander Korĵenkov, mi elektis nur kelkajn erojn interesajn kaj ofte misprezentatajn.

Kiel mallongan priskribon de Zamenhof, liaj vivo kaj pensaro, mi forte rekomendas ĉi tiun libron. Aliaj verkoj de Aleksander Korĵenkov profunde esploras la internan kaj eksteran mondon de Zamenhof, kaj egale rekomendindas. Sed kiel negranda referenc-libro, ĉi tiu estas vere atentinda.

Donald BROADRIBB
Aleksander Korĵenkov: Zamenhof. Biografia Skizo. Eld. Sezonoj kun Litova Esperanto-Asocio, 2010. 64 paĝoj vinktitaj. ISBN 978-609-95087-3-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Kristanisma pia libreto

Ĉi tiu estas tre malgranda libreto, bele presita sur glacea papero kaj kun bunta bildo-kovropaĝo. Ĝia mesaĝo estas, ke ni memoru la eternan paradoksan signifon de Kristnasko, por ĉiu individua persono.

Kaj la paradokso? „Tio, kio okazis en tiu fora nokto, / havas enorman kaj esencan signifon / por ĉiuj miaj venontaj tagoj. / Paradokse.”

Donald BROADRIBB
Max Kašparů: Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj. Tr. Marek Blahuš. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice. 18 paĝetoj vinktitaj. ISBN 978-80-87169-19-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Admirinda historilibro

Mi atentigu, ke ĉi tiu libro enhavas du partojn: paĝojn 5-244 en la kataluna lingvo, paĝojn 245-464 en Esperanto. Sama enhavo, reproduktita en du lingvoj. La kataluna lingvo diferencegas de la oficiala „hispana” (kastilia) lingvo tiom, kiom diferencas inter si la kastilia, portugala kaj franca lingvoj.

Malofte oni renkontas kompilaĵon de prihistoriaj artikoloj, kiu estas ne nur plena de intereso, sed vere kompetente kompilita kaj redaktita. Kiam temas pri afero tiom konfuza, kiom la kaosplena historio de Esperanto en Katalunio, la leganto multe tro ofte emas formeti la verkon, kun la penso: „Nu, se iam mi bezonos trovi iun tian fakton, eble mi klopodos trovi ĝin en ĉi-libro.” Kaj poste plene forgesas pri la ekzisto de tiu historilibro.

Min do tute surprizis ĉi tiu elegante preparita kaj presita libro, kiu montris al mi, kiom la politiko kaj Esperanto interbatalis dum la pasintaj 120 jaroj. Kaj samtempe devigis min studi la historion de Hispanio kaj Katalunio dum la dek-naŭa, dudeka, kaj dudek-unua jarcentoj. Kiu alia lando tiom suferis socian konfuzon, tiom oftan?

La lando Hispanio enhavas grupojn, parolantajn diversajn lingvojn. La oficiala „hispana” lingvo estas la kastilia. Sed, ĉefe en la nord-orienta angulo de Hispanio kaj apuda regioneto de Francio, tute alia lingvo, la kataluna, estas/estis la indiĝena lingvo. La kastilia, la kataluna, la portugala, la franca kaj abundaj aliaj lingvoj – ĉiuj estas latinidaj lingvoj, lingvistike apartaj kaj memstaraj.

Kataluna landaro

En Hispanio, la katalunlingva regiono plurfoje strebis/strebas aŭtonomiĝi, ĉu kiel provinco, ĉu kiel aparta lando.

Nu, do, jen tre mallonga resumo de la problemo, surbaze de tre utila tabelo sur paĝoj 447-457 de la libro:

1892 La unua „moderna” projekto por aŭtonomeco de Katalunio.
1896 La hispana registaro malpermesas telefoni en la kataluna lingvo. En la franca kataluna parto parolado en la kataluna lingvo malpermesita.
1899 La unua konata kataluna esperantisto.
1902 La unua Esperanto-kurso en Katalunio.
1903 La unua Esperanto-bulteno de la katalunaj landoj.
1904 La hispana registaro malhelpas la aljuĝon de la literatura Nobel-premio al la katalunlingva verkisto Àngel Guimerà. Unuaj Esperanto-grupoj en Katalunio.
1905 Okazas Internacia Kongreso de la Kataluna Lingvo.
1909 La 5a Universala Kongreso de Esperanto okazas en Barcelono (kataluna urbo).
1910 Kataluna Esperantista Federacio fondita.
1923-1930 La reĝimo de la hispana diktatoro generalo Primo de Rivera (Miguel Primo de Rivera y Orbaneja) malpermesas la uzadon de la kataluna lingvo en lernejoj kaj publikaj aranĝoj. La Kataluna Esperantista Federacio ricevas ordonon aliĝi al la Hispana Esperanto-Asocio.
1930 Falas la registaro de diktatoro Primo de Rivera.
1931 Dua hispana respubliko proklamita. Proklamiĝo de Respubliko Katalunio, kiu, tamen, preskaŭ tuj iĝas aŭtonoma provinco de la Hispana Federacia Respubliko. Katalunaj Esperanto-grupoj ekrajtas funkcii.
1934 La kataluna aŭtonomeco nuligita de la Hispana Respubliko.
1936 Nove elektita hispana registaro restarigas la aŭtonomecon de Katalunio. Armea ribelo komencas internan militon en Hispanio. Franko iom post iom akiras potencon super Hispanio.
1939 Venkas la armea ribelo. Generalo Franco (Francisco Paulino Hermenegildo Teódulo Franco y Bahamonde Salgado Pardo de Andrade) diktatoriĝas. La aŭtonomeco de Katalunio nuligita kaj publika parolado en la kataluna lingvo malpermesita. La Esperanto-movado malpermesita.

Post la morto de diktatoro Franko en 1975, la Esperanto-movado en Hispanio kaj Katalunio ekfloras. Tamen ankoraŭ nun Katalunio kaj la cetera Hispanio interskermas.

Esperanto

Sufiĉe pri la historia situacio. Nur atentendas, ke la esperantan movadon en Hispanio minacis la fato iĝi ludilo en la manoj de interbatalantaj politikaj grupoj. Laŭ unu vidpunkto, Esperanto estis parto de juda-bolŝevisma-anarkiisma konspiro (kia miksaĵo!) kaj tial abolenda, aŭ almenaŭ zorge regenda fare de la diktatoraj reĝimoj. Laŭ alia vidpunkto, Esperanto estis parto de strebo subteni kaj plivastigi homajn rajtojn, subtenon de sindikatoj, kontraŭŝovinisma, liberiga. Multajn esperantistojn trafis mortigo, parte pro partopreno en la enhispana milito, parte pro sia tro klara protestado.

Nu, en ĉi tiu historilibro ni legas dek-kvinon da lokaj historioj, verkitaj de dek-kvino da personoj. Krome, ni legas biografiojn de esperantistaj partoprenintoj en tiu kaosa historio. Ni trovas ne ĝuplenan legaĵon, sed tre zorge verkitajn kaj laŭeble objektivajn raportojn. Nu, diri, ke iu „historia raporto estas objektiva”, estas oksimoro. La historio konsistas el personoj, kaj ĉiu persono samtempe pravas kaj malpravas, laŭ onia vidpunkto. Lojala aŭ perfida? Denove, dependas de onia vidpunkto.

Ensume: vere valora historilibro, modele preparita kaj eldonita.

Donald BROADRIBB
Francesc Poblet i Feijoo kaj Hèctor Alòs i Font (kompilintoj): Història de l'esperanto als Països Catalans. Recull d'articles/Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro. Artikolkolekto. Eld. Associació Catalana d'Esperanto/Kataluna Esperanto-Asocio, Sabadell, 2010. 471 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-84-936728-6-7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Akutagawa: patro de la japana novelo

Akutagawa Ryûnosuke estis unu el la unuaj aziaj aŭtoroj, kiuj kombinis sian hejman literaturan tradicion kun la eŭropa, kaj li estis ankaŭ unu el la unuaj antaŭmilitaj japanaj aŭtoroj, kies verkoj vaste legiĝis ekster Japanio.

Akutagawa naskiĝis en 1892. Nelonge poste lia patrino freneziĝis, kaj li estis adoptita de sia onklo. De frua aĝo li interesiĝis pri klasika ĉina literaturo, kaj poste li studis la anglan kaj per la angla konatiĝis kun vasta gamo da eŭropa literaturo: Gogol, Poe, Swift, Strindberg, Mérimée, Nietzsche, Dostojevskij, Baudelaire, Tolstoj, ...

Akutagawa neniam verkis romanon, sed li produktis, krom poemoj kaj eseoj, ĉirkaŭ 150 novelojn. Siajn plej konatajn verkojn li produktis en la lasta jardeko de sia vivo, komencante per „La nazo” en 1916. Akutagawa estis perfektisto rilate stilon, kontraŭis naturalismon en literaturo kaj kredis, ke lirismo pli gravas ol strukturo en rakonto. Liaj pli fruaj verkoj reinterpretas klasikajn verkojn kaj historiajn okazaĵojn, sed la malfruaj verkoj estas pli aŭtobiografiaj. Li ofte favoris makabrajn temojn.

En la fino de sia vivo Akutagawa spertis halucinojn kaj timis, ke li freneziĝos, same kiel la patrino. En 1927, nur 35-jara, li mortigis sin. Tamen lia mallonga literatura kariero sufiĉis por famigi lin: li restas unu el la plej konataj japanaj novelistoj, kaj la plej prestiĝa literatura premio en Japanio estas nomata laŭ li.

Noveloj de Akutagawa Ryûnosuke, tradukitaj de Konisi Gaku, ne estas la unua esperanta traduko de Akutagawa: ĉi tiu libro utile listigas kvin antaŭajn librojn, en kiuj aperis sume 18 aliaj noveloj de Akutagawa. Konisi Gaku aldonas 8 novelojn, el kiuj unu („La konko”) estas kolekto de 15 miniaturoj.

La ok noveloj estis verkitaj inter 1918 kaj 1926. „Aranea fadeno” estas budhisma fabelo. „La diulo” (kiu jam aperis en La Ondo de Esperanto) similas al eŭropa legendo, sed kun alia religia fono. „La virino” priskribas la vivon de araneo. La aliaj noveloj ŝajnas memoraĵoj, ĉar ili povus priskribi verajn okazaĵojn, sed kun pli da poezieco kaj simbolismo ol kutima anekdoto aŭ taglibro. „La oranĝoj” temas pri unu frapa sceno, spertita dum trajnvojaĝo. „La malvarmo” komenciĝas per konversacio inter fizikistoj kaj finiĝas per morto en fervoja akcidento. En „Frua printempo” la protagonisto atendas sian koramikinon en reptilia sekcio de muzeo kaj meditas, dum ŝi ne venas. Kaj „Carmen” temas pri rusa aktorino en opero.

Mi ĝuis la novelojn. Ĉe kelkaj el ili mi havis iomete la senton, ke eble mi pretervidis ion kaj ne plene komprenis, sed tio estas pozitiva afero: la noveloj estas pensigaj. Estus interese diskuti ilin kun japano, kiu eble komprenas certajn aferojn pli bone ol mi.

Indas mencii, ke la libro estas dulingva, kun la japana originalo apud la esperanta traduko. Tiel ĝi povas funkcii kiel lernilo, sed por iu, kiu tute ne scias la japanan, preskaŭ duono el la 105 paĝoj ne estas tre utilaj. Mi estas en tiu kategorio, do mi apenaŭ povas prijuĝi la kvaliton de la tradukoj, sed ili legiĝas bone, kaj la esperanta teksto estas provizita per kelkaj utilaj notoj. Kelkaj aferoj ne estas esprimitaj tiel, kiel mi esprimus ilin, sed multaj aferoj estas ankaŭ tre frape kaj bele priskribitaj. Mi notis nur unu aferon, kiun mi volus korekti: pojnhorloĝo al brakhorloĝo.

Edmund GRIMLEY EVANS
Noveloj de Akutagawa Ryûnosuke. El la japana tradukis Konisi Gaku. Eld. JEL, Toyonaka-si, 2010. 105 paĝoj. ISBN 978-4-88887-064-1.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Belaj figoj post Pasko

Kiam la redakcia sekretario de MONATO proponis al mi, ke mi recenzu la prestiĝan Lingvo kaj Menso de Noam Chomsky [ĉomski] en traduko de Edmund Grimley Evans, mi sentis min kvazaŭ elementa instruisto pri matematiko, al kiu oni petas komentarii Ejnŝtejnon ... ĉar almenaŭ en Eŭropo Ĉomski estas konsiderata iu duondio. Do ... mi hezitis.

Eskapo el premo

Sed ... mi pripensis, ke fakte ne estos mia tasko komentarii la tekston de Ĉomski! Mi prijuĝu la esperantan eldonon, la tradukon de Evans do. Nu, tio estas rapide kaj facile farebla! La traduko estas tutsimple perfekta, modela kaj senriproĉa. Plie ĝi aspektas facila. Tio signifas: dum la legado la novaj terminoj (novaj, ĉar plejparte ne jam antaŭe troveblaj en publikaĵoj) neniel ĝenas, neniel bremsas la legadon, donas do impreson de facileco, de natureco; la uzitaj terminoj do certe estas bonaj. Nur unu solan terminon mi renkontis, kiu ne tute plaĉis al mi, por kiu mi pensis havi pli bonan solvon. Laŭdinde estas, ke ĉiuj titoloj de cititaj libroj kaj artikoloj ricevis apudan esperantan tradukon, kaj mi povas certigi, ke estas aparte malfacile kaj riske traduki titolojn.

Perlo de estonta kompleta ŝnuro

La libro estas (kompreneble?) tradukita en multajn lingvojn. Nederlanda traduko aperis jam en 1970. (Inter krampoj: Se la angla estas vere la I.L. kaj se vere ĉiuj lingvistoj perfekte regas ĝin, kial oni tradukis la libron? Pripensu foje, kaj vi komprenos, ke mi metis iun adverbon, en antaŭa frazo, inter krampoj.). Do nun ankaŭ en Esperanton, kiel dua (post Darvino) en la serio Scienca Penso, kaj mi pensas – ĉar ne ĉiuj esperantistoj scias la anglan, kaj do ne ĉiuj esperantistoj estas lingvistoj – ke ĝi meritas tiun honoron. Mi volas, cetere, kun miro kaj admiro, emfazi, ke temas pri vera „libro” laŭ la vidpunkto de bibliofilo. Ĝi estas ne glubindita, ne kvazaŭbindita, sed vere bindita kaj konsistas el sep kunkudritaj kajeroj (en la ne-PIV-a signifo de „parto de ... kaj ene de ... libro”), kio estas raraĵo nuntempe. Interalie, tial mi uzis antaŭe la adjektivon „prestiĝan”, do ne nur pro la enhavo.

Ĉio estas relativa en la mondo

En mia lingvika laboro dum la pasintaj jaroj mi konstatis, ke la duondieco de Ĉomski estas precipe eŭropa, ĉar en Usono liaj kontraŭuloj, ofte eĉ nepre malamikoj, estas multnombraj. Ne nur ĉar „neniu estas profeto en sia urbeto”, sed oni, ŝajnas al mi, ankaŭ projekcias sian politikan kontraŭecon sur lin. Ĉar oni ne simpatias kun liaj politikaj ideoj (estas konate, ke Ĉomski ne estas tajloro, kiu restas ĉe sia laboro), oni deziras ofte eĉ ridindigi lian profesian laboron. Mi trovis, en Interreto, en usonaj recenzoj, multe pli da atakaj recenzoj pri liaj verkoj ol da laŭdaj. Pri unu kritiko mi tamen samopinias.

Mi pekas nun kontraŭ mia decido ne priparoli la ĉomskian enhavon. Ĉiu el la sep ĉapitroj estas teksto de iu el liaj publikaj prelegoj universitataj. Mi estas certa, ke liaj prelegoj estis tre sukcesaj ... ĉar kiel prelegoj ili estas absolute nekompreneblaj, kaj ĝuste tiaj prelegoj estas plej sukcesaj en universitatoj. Ju malpli oni komprenas, des pli oni laŭdas (admiru mian intelektan povon!). Aliflanke ... se vi malrapide digestante legas, relegas kaj studas la tekstojn... vi malkovros trezorejon de perloj, kiuj kuniĝas en brilantan ĉenaron ... eĉ se vi poste, en aliaj ĉapitroj, konstatos, ke vi povos, kiel Ĉomski mem faris, ordigi ilin en alia maniero, por konstrui alian same admirindan ĉenaron. Kiel en matematiko, oni ankaŭ en la ĉomskia sistemo nepre devas konstrui sian konon ĉeneron post ĉenero, ĉar ĉiu ĉenero bezonas la antaŭan por fiksiĝi. Ĉomski ja proksimas la idealon de spirita edziĝo inter matematiko kaj lingviko. Ankaŭ se vi iam en universitato studis la ĉomskiajn teoriojn, vi komprenos pli bone, vi eble finfine komprenos, nepre pli funde komprenos lian rezonadon, eble eĉ danke al la tutesperanta teksto. Simpla legaĵo ĝi ne estas, kaj la libro certe ne legiĝas kiel romano.

Nuneca eldono

La apero de la libro en Esperanto certe ne estas „figoj post Pasko”. La traduko estas farita laŭ la tria eldono (2006) de la originalo (1967). Kaj la dato 2006 estas grava, ĉar tiu ĉi eldono enhavas kvar novajn ĉapitrojn. En tiu maniero vi povos sekvi la evoluon de la teorioj, kaj vi povos demandi al vi mem, kial vi ne mem faris la evoluajn rezonojn, kiujn Ĉomski skizas en la lastaj ĉapitroj. Evans ankaŭ tradukis kaj enmetis la antaŭparolojn de ambaŭ antaŭaj eldonoj. Kvankam mi mem estus preferinta tradukon de Sintaksaj strukturoj (1957), mi pensas, ke por ĝenerala publiko tiu ĉi libro estas pli taŭga, ĉar plejparte ĝi traktas problemojn, kiuj ne estas pure kaj nure lingvikaj. La tekstoj estas partoj el la teorio de Ĉomski, kaj do certe la libro ne estas resumo de ĝi.

La vangoj de la truto

Sed eĉ se vi ne kutimas iam ajn legi enkondukojn, mi konsilas al vi nun, tamen, legi la treege gravajn, interesajn kaj instruajn specialajn antaŭparolojn de tiu ĉi esperanta traduko. Se laŭ la kutima diraĵo „la veneno sidas en la vosto”, tiam nepre en la malvosto sidas malveneno; ĉi tie la komenco vere estas la ĉerizo sur la torto! Tre interese kaj unike estas, ke, denove danke al nia lingvo, du lingvistoj el tre malsamaj regionoj, kaj apartenantaj al lingvaj familioj, kiuj ne ĉiam sentas sin tre komfortaj en ĉomskia medio, verkis tre legindajn kaj valorajn enkondukajn tekstojn. La hinda profesoro Probal Dasgupta verkis pri La internacia lingvo kaj universala gramatiko kaj la japana profesoro Hiroshi Nagata verkis pri La evoluo de la ĉefaj tezoj de Chomsky. Interesa en la kontribuo de la japana profesoro estas la kelkfoja uzo de „alproksimiga tempa korelativo”, nome, „ĉi tiam”. Kiel vi tradukos la paron „ĉi tiam” kaj „tiam” en vian nacian lingvon? Ĉu „ĉi tiam” = „nun”? En la teksto mi ĉiuokaze ne povus anstataŭigi la „ĉi-tiam”-ojn per „nun”-oj, kaj la vortkombino havas signifon kaj sencon en la frazoj. Mi ne scias, ĉu oni donis anglalingvajn tradukojn de ambaŭ artikoloj al Ĉomski, sed mi esperas ke jes.

Petro DE SMET'
Noam Chomsky: Lingvo kaj menso. Tr. Edmund Grimley Evans. Serio Scienca Penso n-ro 2. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2010. 188 paĝoj binditaj. ISBN 9789290171140.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro De Smet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Muzeo plena je humuro

La mondkonata aŭstralia eldonejo de vojaĝgvidlibroj Lonely Planet publikigis en sia libro 1000 Ultimate Experiences (Mil nekutimaj travivaĵoj) liston de LA dek plej bizaraj muzeoj en la mondo. Je kvara rango vicas parko de skulptaĵoj el la sovetia epoko, kiu troviĝas en Grutas apud la urbo Druskininkai en Litovio.

La parko, ankaŭ konata kiel „Mondo de Stalin”, plenas je nigra humuro. La groteska muzeo estas dediĉita al la sovetia okupado de Litovio. Ĝi prezentas ĝardenon de skulptaĵoj de eksaj sovetiaj funkciuloj kaj distran areon Gulago, kiu estas ĉirkaŭigita per elektra barilo kaj kontrolata el lignaj gardoturoj fare de sentineloj. Oni planis kunpeli vizitantojn al brutvagono, tamen la socio kontraŭstaris tiun ideon.

En la parko Grutas okazas diversaj memor-aranĝoj, dum kiuj junpioniroj plenumas glorkantojn pri la laboro. Stalin svingas sian pipon kaj faras tedajn paroladojn, kaj Lenin sidas sur bordo kaj fiŝkaptas.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klara kaj amuza haŝio

Mi uzis en la titolo la PIV-an vorteton „haŝio” por atentigi Ŝerpijo-sama, ke Esperanto havas terminon por indiki (japanajn kaj alilandajn) manĝobastonetojn. Mi ĵus legis la broŝureton La japana lingvo kaj ĝia skribo kaj legis ĝin per akraj okuloj, ĉar mi ja estas japanologo, kaj plie eĉ vivas kun japana edzino (mi opinias iom ĝena diri, ke mi „havas” edzinon).

Mi mem jam ofte spertis, kiel terure malfacile estas klarigi la japanan lingvon, kaj resumi ĉiujn nekredeblajn teruraĵojn en unu horo, kaj tiam ankoraŭ esperi, ke la aŭskultantoj komprenu pli ol duonon de via babilaĵo. Mi pensas, ke Cherpillod sukcesis. Kompreneble, estas diversaj eldiroj, pri kiuj oni povus diskuti, kiuj estas nur duone veraj ... sed estus torturaĵo detaligi ilin! En kelkaj lokoj, tamen, la aldono de nuancigo estus dezirinda. Cherpillod skribas, ke „la japana lingvo havas nenion komunan kun la ĉina” ... Pli bone estus: „la japana parollingvo ...”. Plie, li devus akcenti, ke li rigardas la aferon per okcidentaj okuloj, ĉar apliko de terminoj kiel prezenco kaj preterito estas diskutinda, kiel ankaŭ la rifuzo de futuro al la lingvo. Iuj lernolibroj vidas futuron, kaj ili minimume pravas tiom, kiom la prezenco-malkovremuloj. Se vi ne estas faka lingvisto, tiam forgesu miajn rimarkojn, kaj kredu senreziste la tekston de la broŝureto.

Petro DESMET'
André Cherpillod: La japana lingvo kaj ĝia skribo. Eld. la aŭtoro, Courgenard, 2009. 12 paĝoj vinktitaj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Surpriza proverbaro

Kia patro, tia filo. En la jaro 1905 Marko Zamenhof, la patro de pli konata filo, komencis la eldonadon de Frazeologio Rusa-Pola-Germana-Franca. Kvin jarojn poste la filo publikigis la Proverbaron Esperantan kiel aldonon al tiu kvarlingva kontribuo al la kompara proverbologio. La patro tiam, bedaŭrinde, jam forpasis, kaj lia verko preskaŭ forgesita restas nun sen represoj. La verko de la filo trafis pli favoran akcepton kaj estis plurfoje represita, tiel ke hodiaŭ facilas mendi aŭ elŝuti ĝin.

Multaj esperantaj aŭtoroj, inter ili gravuloj, kiel Waringhien kaj ambaŭ fratoj Rossetti, substrekis la gravecon de la Proverbaro kaj utiligis – fojfoje kun admirinda originaleco – la zamenhofajn proverbojn en la propra verkaro. Ĉio ĉi faras el la Proverbaro nepran legendaĵon por ĉiu amanto de beletro internacilingva.

Estis do la iniciatinto de la esperantaj lingvo kaj literaturo mem, kiu, influate de la patro, lanĉis per la multinflua Proverbaro esperanta la ĝenron de esperantaj proverbaj kolektoj. Alia menciinda nomo estas tiu de Lucien Bourgois, kiu aŭtoris Proverbaron francan-esperantan (1985, kun Georges Lagrange) kaj, bedaŭrige malampleksan, Kvarlingvan proverbaron (2000), en kiu kolektiĝas 482 proverboj francaj, anglaj, germanaj kaj esperantaj. Sed, verŝajne, la plej grava – kvankam laŭ mia scio ĝis nun senrecenza – verko post la zamenhofa estas la ducentpaĝa kolekto redaktita de Erkki Röntynen, Proverbaro – nia komuna heredaĵo (1999), entenanta pli ol 3700 proverbojn el la tuta mondo.

Al tiu ĉi tradicio nun sin aldonas eksplicite la Proverbaro tutmonda de André Cherpillod, jam per sia titolo klara aludo al la zamenhofa Proverbaro esperanta. Kiel moton por la verko Cherpillod – bone konata eks-akademiano, verkinto de multaj informaj broŝuroj pri lingvaj kaj historiaj temoj, aŭtoro de seso da malpli konataj literaturaj tradukoj – elektis „Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo”, citaĵon el la unua antaŭparolo de la zamenhofa proverbaro. (Kvankam tiu antaŭparolo estis subskribita „M. F. Zamenhof”, Cherpillod atribuas la eldiron al Ludoviko, mi ne kapablas diri, ĉu prave.)

Proverbaro tutmonda

Sub tiu titolo estas proponata al ni 150-paĝa listigo de iom pli ol naŭcent esperantaj proverboj; ĉiun el ili sekvas ekvivalentoj – iufoje nur unu aŭ du, iufoje pluraj dekoj da ili – en diversaj lingvoj. Kiam necese, la aŭtoro aldonis al nacilingva proverbo laŭvortan esperantigon. Enkonduke la aŭtoro prezentas tripaĝan studeton pri la ĉefaj trajtoj, kiuj diferencigas la proverban lingvaĵon disde la ordinara; li distingas ses tiajn trajtojn kaj aldonas konsiderindan kvanton da ekzemplaj proverboj. Fine de la libro ni trovas suplemente paĝon da diverslingvaj langrompiloj kaj palindromoj.

Pri la proverbokatalogo mem: sian naŭcenton da esperantaj proverboj Cherpillod ĉerpis ne nur el la zamenhofa proverbaro (tiu cetere enhavas 2630 erojn, el kiuj multajn konsistigas ripetiĝoj aŭ simplaj dirmanieroj), sed ankaŭ el la cetera verkaro de Zamenhof, el la Biblio, el PIV, el la verkoj de gravaj aŭtoroj, kiel Cezaro Rossetti, Raymond Schwartz kaj Marjorie Boulton. Por liveri la nacilingvajn ekvivalentojn la aŭtoro disponis pri tuta internacia teamo de 22 personoj, inter ili Baldur Ragnarsson; el tiu kunlaboro rezultis la arigo de proksimume 4000 proverboj en pli ol 90 lingvoj.

Tio ŝajnas grandega sukceso, kaj estas evidente jam unuavide, ke tiu ĉi broŝuro ekestis nur sekve de multaj laŭdindaj klopodoj fare de la nelacigebla Cherpillod kaj lia tutmonda kunhelpantaro. Tamen estas necese fari gravan rimarkigon, nome ke la tutmonda kunhelpantaro estas preskaŭ tute eŭropa laŭ nacieco.

Malgraŭ tiu fundamenta eŭropeco de la proverbaro ja troviĝas en ĝi konsiderinda nombro da proverboj en tiaj lingvoj kiel la vjetnama, la svahila kaj la aramea. Estas, tamen, neeble ignori la fakton, ke – kiel la aŭtoro mem konfesas – kelkaj lingvoj estas reprezentataj multe pli abunde ol la aliaj: la angla, la franca kaj la germana svarmas tra la tuta libro, dum, ekzemple, la cigana lingvo ludas rolon apenaŭ rimarkeblan. Ne ŝajnas al mi, ke ni vidu tion kiel severan kulpigon: ni nur konsideru, ke, se ĉiuj lingvoj estus same bone reprezentataj, kiel la franca, ni ricevus ne plu broŝuron, sed multegekostan libron plurvoluman! Kaj por tia giganta projekto, bedaŭrinde, ne troveblas en Esperantujo eldonisto, nek publiko ...

La Proverbaro tutmonda estas grava kontribuo al la proverbologia literaturo en Esperanto kaj povas kompariĝi laŭ graveco kun la kolekto de Röntynen. Estas esperinde, ke tiu ĉi verko (kaj tiu ĉi recenzo, eble) instigos ankaŭ aŭtorojn kun aliaj lingvaj, geografiaj kaj kulturaj fonoj al la esplorado de tiu ĉi interesa tereno kaj prezentado al ni de novaj surprizaj proverbaroj el ĉiuj partoj de la mondo.

Andreo LOVANIENSIS
André Cherpillod: Proverbaro tutmonda. Kelkaj miloj da proverboj el 90 lingvoj. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2010. 157 paĝoj broŝuritaj. ISBN 2-906134-89-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andreo Lovaniensis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Plibonigoj

Pli ol du jarojn post la sendependiĝo de Kosovo, oni konstatas notindajn ŝanĝojn. Novaj domoj estas konstruataj, same kiel novaj entreprenoj kaj aŭtoŝoseoj, ekzemple tiu inter la landlimoj kun Albanio kaj Serbio, kiu kostas 700 milionojn da eŭroj.

Rimarkeblas similaj plibonigoj en publikaj servoj, kiel poŝto kaj edukado. Tamen restas malriĉeco. La relative juna popolo (meza aĝo malpli ol 27 jaroj) esperas pri libera moviĝo ene de Eŭropo kadre de aliĝo al Eŭropa Unio. Tiel kredeble pliboniĝos la ekonomia situacio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Terasa apartamento

Estas landoj en Eŭropo kaj en la cetera mondo, en kiuj oni rajtas aldoni neniun modifon al sia domo sen permeso. Oni riskas pli-malpli salitan monpunon. Tute ne en Kipro, vera paradizo el tiu ĉi vidpunkto.

Observu la belan dometon en la foto: ne, ne temas pri fotomuntaĵo, kaj – estu trankvilaj! – vi ne suferas je halucinoj. Iu kiprano, prave aŭ malprave ekkonsciiĝinte, ke li bezonas pli spacohavan loĝejon, iris iun belan tagon al vendejo de antaŭpretigitaj konstruaĵoj, akiris unu el ili kaj ĵetegis ĝin sur la ebenan tegmenton de sia domo. Bonvolu ne demandi min kiel: mi supozas, ke per helikoptero aŭ levitacio – malpli probable per katapulto, kiun oni ne ofte vidas sur la insulo. Eble iutage la mistero de la egiptaj piramidoj malkovriĝos, kaj tiam ni komprenos.

Ĉiuokaze la viro solvis la problemon simple, rapide, efike kaj malmultekoste. Nun li vivigas sian familion treege pli komforte kaj finfine povis dungi servistinon el ... Ŝri-lanko 1 (en Kipro tiu ĉi estas rangosimbolo: ĉiu respektinda hejmo devas havi, almenaŭ sur la tegmento, tian servistinon). Ŝi neniam kaj nenial plendu, ĉar oni disponigis al ŝi terasan apartamenton kun spirhaltiga panoramo, kaj, se ŝi sendanke ne ŝatas tion, ŝi retroiru al sia lando!

Tiaj dometoj ekaperas pli kaj pli ofte kiel fungoj en ĉiu kvartalo. La najbaroj? Ili ne priatentas kaj trankvile dormas. „Konstrua senrajteco” estas aliflanke esprimo, kiu troveblas tradukita en neniu vortaro de la kipra dialekto. Nenio cetere konstruiĝis de iu. Oni nur akiris kaj poste apogis domon sur alian domon. Tute aliaj estas la problemoj de Kipro, oni scias: juraj konfliktoj kun Turkio, senlaboreco, prezaltiĝo. La unusolaj perpleksuloj estas mia edzino kaj mi. Ankaŭ ni – kiel pluraj servistinoj el Ŝri-lanko – estas vere sendankuloj: matene ni ĝuas senpage tiel agrablan panoramon vidalvide de nia balkono, kaj ni rigardas ĝin abomenaĵo ... Antaŭ ol ekdormi, ĉiuvespere ni kune preĝas, por ke almenaŭ neniu el la kunposedantoj enkapigu al si malfermi diskotekon, noktan klubon aŭ lignometiejon – Dio savu kaj protektu nin almenaŭ de tio! – super nia dormoĉambro.

1. Kun ŝ, laŭ la loka prononco
Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Partio kverelas, popolo suferas

La usona ambasadejo en la albana ĉefurbo Tirano ne pagos promesitan monsumon al la registaro, se la reganta politika partio ne ekesploros la rezultojn de la pasintjaraj landaj balotoj. Pro tio, siavice, la opozicio rifuzas aprobi reform-leĝojn. Rezulte Usono ne emas pagi la monon promesitan kadre de la fonduso por la jarmilo, kiu helpas subevoluintajn landojn.

La koncerna sumo celas la konstruon de administra juĝejo sed, dum forestas interkonsento inter la partioj, la mono ne estos pagita. Tiamaniere partioj kverelas, sed la popolo suferas.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekto sekurecon subfosas

Malgraŭ klopodoj de la niĝeria registaro „purigi” la landon kaj prezenti ĝin kiel sekuran ejon por internacia investado, plu subfosas la planon islamaj fundamentistoj.

En septembro anoj de la sekto Boko Haram, kiu oponas okcidentan edukadon, atakis policejon en la nord-niĝeria ŝtato Bauchi kaj liberigis pli ol 700 kaptitojn, simpatiantojn de la sekto, kaj mortigis tieajn sekurecajn agentojn. Ĝis nun, malgraŭ la sendo de soldatoj kaj policistoj de la federacia registaro, la grupo evitis kaptiĝon.

Klerulo

En oktobro sektanoj mortigis islaman klerulon, kiu aperis en radio-programo en la ŝtato Borno, kaj kiu kritikis la ideologion de Boko Haram. Du anoj alvenis per motorciklo al la hejmo de la klerulo kaj mortpafis lin kaj unu el liaj lernantoj.

Du tagojn poste la grupo atakis denove policejon, bruligis ĝin kaj mortigis du homojn. Nun oni timas, ke la atakoj heroldas veran batalon inter sektanoj kaj federaciaj sekurecaj agentoj.

Ofte, kiam sektanoj atakas, ili celas kristanojn kaj bruligas iliajn preĝejojn. Sed ankaŭ policejoj kaj hejmoj de kontraŭuloj ne estas sekuraj.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Islama universitato rekonita

En 1997 grupo da nederlandaj islamanoj de diversaj kulturaj kaj lingvaj tradicioj fondis la tiel nomatan Islaman Universitaton de Roterdamo. La fondintoj estis de turka, maroka, egipta, palestina, surinama kaj somalia devenoj. Tio respegulas la buntecon de islamo en Nederlando.

Nomi organizaĵon universitato ankoraŭ ne signifas, ke efektive ĝi funkcias kiel vera universitato. Por ke tio realiĝu, necesis multe da laboro: prepari kursojn, zorgi pri financa bazo, interkonsiliĝi kun universitataj kaj registaraj instancoj, varbi studentojn, venigi rekonatajn profesorojn kaj tiel plu. Fine, la 9an de junio 2009, oni en Roterdamo povis ĝoje festi, ke la IUR estas oficiale rekonita de la koncernaj instancoj en Nederlando kaj Belgio kiel universitato. La dekano, profesoro Ahmet Akgunduz, okaze de tiu celebrado diris: „Islamo konsideras la tutan homaron kiel unu familion. Komune estas al ni, ke ni ĉiuj adoras Dion, kaj ke ni ĉiuj estas idoj de Adamo.” Samdate, esprimante grandajn atendojn pri la nova islama universitato, alia profesoro memorigis, ke antaŭ jarcento ankaŭ la fondiĝo de la unua nederlanda romkatolika universitato estis granda novaĵo. La lekcioj okazas grandparte en la nederlanda, parte en la turka, angla aŭ eventuale en la araba lingvo.

Inaŭgura lekcio

La 13an de oktobro 2010 la IUR denove festis gravan paŝon: la unua „propra” profesoro eldiris sian inaŭguran lekcion pri Studado pri Korano kaj Hadiso en Okcidento inter orientalisma kaj okcidentalisma sintenoj. La nova profesoro, d-ro Özcan Hıdır, dum la gratulado post la oficialaĵo ricevis de pastoro Gerrit Berveling ekzempleron de Je la flanko de la profeto, verko en Esperanto, kiu parte traktas pri hadisoj.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Futbalejo aŭ ĉu batalejo?

Ĉe la stadiono Luigi Ferraris [luiĝi feraris] en Ĝenovo, Italio, senpacience atendas infanoj kaj familioj sian „feston”: futbalmatĉon inter la itala nacia teamo kaj Serbio, nekutime okazontan en ilia urbo.

Ĉeestas multaj infanoj, kun gepatroj, la vesperon de la 12a de oktobro. En Italio oni ofte plendas, ke ne plu videblas familioj en la stadionoj, ke nepras reproksimigi etulojn al sporto. Tial iu sendis senpagajn biletojn al la lernejoj de la liguria havenurbo. Krom la italaj, ĉeestas ankaŭ kelkaj serbaj geknabetoj.

Albana flago

Ĉio ŝajnas preta, kiam zeloto serba ĵetas petardojn kaj aliajn objektojn sur la kampon. Televidaj kameraoj ripete enkadrigas infanojn, kiuj ŝajne demandas sin aŭ gepatrojn, kial la matĉo ne komenciĝas. Videblas krome serbaj fanatikuloj, kiuj bruligas albanan flagon, dum aliaj levas la brakojn, specife la mezajn fingrojn, al la ĉielo, kriante aferojn, nekompreneblaj al la italoj.

Fine komenciĝas la matĉo 40 minutojn malfrue. Ĝi daŭras tamen nur kelkajn minutojn, dum kiuj timoplena arbitracianto sukcesis ne elpeli serban futbaliston pro faŭlo kaj tuj poste ne prifajfi klaran punŝoton por Italio. Kroma bengalfajraĵo ĵetita apud la itala golulo evidentigas, ke en tia etoso ne eblos ludi.

Nova trejnisto

Kompreni la kialojn de la tumultoj ne facilas. Povas esti, ke la huliganoj pardonis nek la novan trejniston pro freŝa malvenko kontraŭ Estonio, nek la golulon pro memgolo dum la sama matĉo. Krome en la stadiono legeblis tolstrio kun la vortoj: „Kosovo estas la koro de Serbio” (ne klaras, tamen, kiel tio rilatas al futbalo); alia tolstrio indikis (en perfekta itala), ke ĉiuj italoj estu sendataj „al la diablo”.

La huliganoj, ŝajne, venis al Ĝenovo ne pro la sporto sed por la tumultoj. Ili venis rekte el Beogrado, kie ili ĵus partoprenis manifestacion kontraŭ geja defilado.

Ili hejmeniras, fieraj pro sia nokto de granda disreviĝo. La infanoj, male, kun vizaĝoj malgajaj, forlasas la stadionon, forte premante la manojn de paĉjo kaj panjo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Edziĝo esperiga

Surpriza edziĝo de la albana socialista partiestro Edvin Rama, ankaŭ urbestro de la ĉefurbo Tirano, altiris la atenton de albanoj. Rama, 45-jaraĝa, jam du fojojn sensukcese edziĝinta, estas atakita de demokratoj pro sia privata vivo kaj eĉ nomita samseksemulo.

La publiko opinias, ke tiu ĉi tria edziĝo bone aŭguras por mildigi politikan streĉitecon en la lando. Socialistoj, 18 monatojn antaŭ landaj balotoj, rifuzis subteni en la parlamento reformojn. Tamen unu tagon post la nuptofesto Rama partoprenis kunvenon alvokita de ĉefministro Berisha por diskuti interpartian konsenton rilate tiujn leĝojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stela historio

En Litovio oni miris, kiam en Birmo oni hisis novan flagon: la koloroj – tri samlarĝaj horizontalaj strioj flava, verda kaj ruĝa – similas al tiuj de la litova flago. Nur la koloroj en la litova flago estas iom pli helaj – kaj blankan kvinpintan stelon surhavas la flago de Birmo.

Juristo ĉe la universitato Mykolas Riomeris ŝerce diris, ke la samkolora flago realigas la revon de multaj litovoj en la intermilita periodo posedi kolonion en Madagaskaro. Tamen pli serioze aldonis la juristo: „Elekti flagon estas interna afero de ĉiu ŝtato. Internacia juro tiun ĉi demandon ne pritraktas.”

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĝui la silenton

En Finnlando estas kutimo somere vizitadi preĝejojn. Ili estas malfermitaj ĉiutage, kun deĵoranta volontulo preta rakonti senkoste pri la historio kaj arkitekturo de la loko. Vojaĝantoj tie ripozas en kvieto kaj trankvilo: unuj envenas pro scivolo aŭ kaprico, aliaj pro deziro revidi la sanktejon. Trafiksignoj kun la vorto Tiekirkko (vojkirko) invitas al tiuspecaj vidindaĵoj. La vizito povas esti ne nepre religia.

Post dudek-jara laborado libervola oni finkonstruis vizitindan malgrandan kapelon ekumenan en la arbareca parto de la finna urbo Virrat. Ĉi-jare ĝin vizitis jam pli ol 100 000 personoj, inter kiuj estis eĉ turistoj el Azio kaj Ameriko. La kapelo estis konstruita el sveda ŝtalo, finnaj granito, pina kaj picea ligno. Ĝi situas sur privata tereno, apud bieno de familio, en kiu ekestis la ideo pri ĝia konstruado. Lokanoj, eksterlandanoj kaj EU finance helpis. La plej grava kontribuo tamen estis la senlaca fizika laboro kaj entuziasmo de loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo.

Trankvilo kaj malstreĉiĝo

Kiam vizitantoj alvenas, ili tuj sentas la trankvilon kaj malstreĉiĝon, kaŭzitajn de la bela naturo. En la kapelo mem la altaron anstataŭas fenestrego, tra kiu oni vidas verdblankajn betulojn kaj bluan lagon. La koloroj ŝanĝiĝas laŭsezone. La spirhaltiga natura vidaĵo igas la preĝejon taŭga por ĉies meditado kaj memorigas pri tio, ke niaj praavoj adoris la naturon.

La akustiko de la kapelo estas tre bona. Tial tie ŝatas prezenti sian arton muzikistoj kaj poemdeklamantoj. La benkoj sufiĉas por kvardeko da ĉeestantoj. Ĉi tie okazas familiaj festoj, baptoj, nuptoj, kunvenoj kaj kursetoj.

Buspleno da turistoj povas inkludigi la kapelon en sian itineron. Per publikaj veturiloj oni ne povas atingi la sanktejon, ĝi foras dudekon da kilometroj de la urbocentro. Kaj ĝuste tial ĝi refreŝigas kaj ripozigas la animon de vizitantoj en preskaŭ sovaĝeja etoso. „Perceptu la silenton!” sonas la invito de la Matias-kapelo. Informoj en la finna, sveda, germana kaj angla ĉe www.matias-kappeli.net.

Saliko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiom valoras mortigito?

Juĝejo en Torino, Italio, devigis konstrufirmaon kompense pagi al la familio de albana laboristo pereinta pro akcidento 64 000 eŭrojn. Protestis ne nur familianoj, sed ankaŭ italoj, inkluzive de juristoj, ĉar ricevis la familio de italo samkiale pereinta 300 000 eŭrojn. La juĝejo pravigis sian decidon per tio, ke la vivnivelo en Albanio pli malaltas ol en Italio.

Logike, do, se tiel mortus laboristo el Monako aŭ Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, la juĝejo devigus la firmaon pagi tri- aŭ kvar-oble pli ol ĝi pagis al la itala familio. La juristoj konstatis, ke tiamaniere oni kuraĝigas lokajn entreprenistojn dungi enmigrintojn el malriĉaj landoj, ĉar okaze de akcidentoj ili povas pli avare kompensi.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unua nigrahaŭta ĉefo

Elektiĝis en la ĉemara slovena urbeto Piran la unua nigrahaŭta urbestro en iama komunista lando de Eŭropo. Peter Bossman, kuracisto, venkis en dua baloto-ciklo per 51,4 % de la voĉoj. Bossman, kies nomo anglalingve signifas „ĉefo”, naskiĝis en Ganao, studis medicinon en Slovakio kaj edziĝis al kroatino.

Venkis Bossman, promesante plibonigi turismon en la urbo kaj tien enkonduki elektrajn aŭtobusetojn. Lia elekto kaŭzis grandan intereson en amaskomunikiloj tra la mondo. La nova urbestro, membro de la socialdemokrata partio de Slovenio, diris, ke lia sukceso signifas gravan venkon por la demokratio.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Junaj arbetoj post 70 jaroj

Antaŭ 70 jaroj, en oktobro 1940, judoj de la regionoj Palatinato kaj Badeno en la sud-okcidenta Germanio devis paki ene de du horoj dokumentojn, vestaĵojn kaj nutraĵojn por trajnvojaĝo ien ajn. Poste la naziaj surlokaj respondeculoj fiere raportis, ke iliaj regionoj estas „senjudaj”.

La senrajtigitoj estis senditaj al la koncentrejo Gurs en la francaj Pireneoj, instalita jarojn antaŭe por rifuĝintoj de la hispana civitana milito. Tiam ĝi jam estis malplena kaj devis akcepti la perforte translokitajn sud-germanajn judojn. Tie preskaŭ neniel subtenis la judojn la francaj respondeculoj. Iom helpis kelkaj neregistaraj organizaĵoj. Tamen mortis multaj homoj.

Fuĝis

Unu el la kaptitoj jam provis eviti sorton tian. Alfred Cahn, 18-jarulo el Speyer, jam fuĝis al Nederlando, tiam ankoraŭ libera. Sed kiam ankaŭ tien venis germanaj trupoj, ili kaptis la junulon kaj transportis lin al Gurs. Tie li renkontis la tien fortrenitajn hejmregionajn samsortanojn.

Por mildigi la vivon en Gurs Cahn, entuziasma muzikisto, fondis junulan koruson. Tiamaniere li esperis konservi la memestimon de la kaptitoj en la koncentrejo. Plej fama fariĝis lia komponaĵo por trivoĉa infankoruso „Ni estas tre junaj arbetoj”. La teksto de la vienano Leopold Rauch metafore traktas la sorton de tiuj ĉi junuloj, kulminante en la apelacio al „kara ĝardenisto”: „Prenu nin en vian protekton, antaŭ ol estas tro malfrue!”

Elmigris

Por multaj kaptitoj jam estis tro malfrue. Ili perdis sian vivon en koncentrejoj en la okupata Pollando. Tamen Cahn mem, tra torturoj kaj aventuroj, transvivis. Poste li studis muzikon en Svislando, elmigris tiam al Usono, deĵoris profesie kiel instruisto pri muziko kaj tie vivas ĝis hodiaŭ.

Kiam en 2000 en lia hejmurbo Speyer oni oficiale (kaj unuafoje) memoris la okazintaĵojn de oktobro 1940, Cahn estis honora gasto. Tiam junaj gimnazianoj de la apudrejna katedralo-urbo kantis la „arbetoj-kanton” la unuan fojon en la hejmregiono de la komponisto. Tiu mem gvidis ĝin dum la ripetado kun ĉiuflanke grandaj emocioj.

Ornamis

Nun, post 70 jaroj, tiu ĉi kanto denove ornamis la memorigajn kunvenojn. Intertempe ekzistas pluraj versioj por diversaj muzikgrupoj. Kaj la kanto ne rangas nur kiel ornamaĵo, sed estas vivovera kontribuaĵo liganta aŭtente kaj kortuŝe la pasintecon kun admona intenco.

La komponisto, naskiĝinta en 1922, ne plu povis entrepreni streĉan vojaĝon trans Atlantikon. Sekve la grandaj tiutemaj aranĝoj de la jaro 2010 en la Katolika Akademio de Speyer kaj la urbodomo de Manhajmo devis kontentiĝi sole pri la kanto.

Distingas

Sed la maksimoj de Cahn ankoraŭ memoriĝas kaj daŭre restas validaj. Li distingas inter lando kaj kulpantoj: „Mi neniam malestimis mian hejmlandon Germanio, sed la nazian reĝimon. La juna generacio ne sentu sin kulpa.”

Krome li instigas al civila kuraĝo: „Ne preterrigardu! Helpu al la viktimoj, eĉ se vi devas suferi pro tio.” Kaj kiel muzikisto li rekomendas modelon por paca kunvivado: „La muziko montru al ni la vojon al vera harmonio kaj daŭra paco inter la popoloj.”

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ateismo eksterscience

Tre malmultas novaj kaj interesaj verkoj, kritikantaj religiajn dogmojn, dum ĉiam pli kreskas influo de diversaj religioj, eĉ en ĝiaj plej agresemaj formoj. Eŭropanoj kaj usonanoj emas rimarki tion ekstere, en la islamaj landoj – sed tiuj estas, ve, ilia propra spegulo ... Eĉ la vorto „ateismo” fariĝis preskaŭ tabua (konsiderata „ne politike korekta”), kaj ateistoj preferas difini sin per eŭfemismaj nomoj kiel „liberpensuloj”, „agnostikuloj”, „humanistoj” kaj simile. Idealoj de Klerismo, difinintaj la progreson de la homaro dum la lastaj 300 jaroj, iom po iom forgesiĝas, kaj Klerismon anstataŭas nova klerikalismo. Laŭmoda ideologio de „postmodernismo” ĝenerale egaligas ĉiujn mondperceptojn, ĉu religiajn, ĉu sciencajn, ĉu eksterraciajn, neante la eblon rilatigi iujn el ili al la objektiva vero, kio reale nur nutras diversajn superstiĉojn. Esperantlingva literaturo respegulas la situacion en la naciaj lingvoj, kaj tre malofte eldoniĝas verkoj, kontraŭstarantaj la totalan ofensivon de agresema „spiritualismo”.

Grava evento

Tial apero de Ateologio fare de Mikaelo Onfrajo (Michel Onfray), kiun esperantigis kaj eldonis la kooperativa eldonfako de SAT, estas grava evento por la spirita vivo de la esperantlingva komunumo – ja antaŭ ni estas tute moderna verko de la nuntempa franca filozofo. Tial mi kun granda avido eklegis la libron, esperante ekscii el ĝi ion novan, kio helpos al mi ĝisdatigi la propran mondkoncepton kaj ĉerpi iujn novajn argumentojn por ontaj disputoj kun dikredantoj.

Tri taskoj

Tamen, bedaŭrinde, miaj esperoj plenumiĝis nur parte, malgraŭ granda plano konstrui koheran bildon de „ateologio” kun la celo ŝanĝi la religian mondkoncepton je la ateisma, liberiga, bazita sur la bona filozofio. Ateologio de Onfrajo devas plenumi la tri sekvajn taskojn: 1) malkonstrui la tri monoteismojn, kies ĝenerala bazo estas la sama; 2) malmunti la kristanismon kaj 3) malmunti la teokratiojn. Sed la nivelo de lia laboro tiurilate ne tute respondas al la modernaj postuloj.

La moderna filozofo-ateisto devus scii, ke la kristanismo kune kun aliaj monoteismaj religioj ne estas la solaj kaj en la historio kaj nuntempe: paganismo (en Hindio, Japanio ktp.) kaj budhismo ja ne neglekteblas. Do, lia universala plano pri malkonstruo de la religio jam suferas je mankoj. Eĉ pli: en sia kritiko de la kristanismo li, fakte, kritikas ĝin en la romkatolika formo. Tio estas principa eraro – ofte al tiu kritiko volonte aliĝus reprezentantoj de aliaj kristanaj konfesioj (ortodoksa, protestanta ktp). Tiaspeca kritiko povas esti efika por la homoj katolike edukitaj, sed ne por aliaj kristanoj. Kaj, ĝenerale, kritiko de religio nur en ties monoteisma formo povas helpi al kristano aŭ islamano fariĝi ne nepre ateisto, sed, samsukcese, ekzemple, budhisto!

Reale malmunti religion

La kritiko de monoteismoj mem, kvankam ĝi estas tre elokventa kaj talenta, donas nenion novan kompare al ateismaj verkoj de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiam ŝajnis, ke sufiĉas montri kontraŭdirojn kaj absurdaĵojn en la „sanktaj” skribaĵoj, kaj la homoj komprenos malutilecon de la religio ... Ve, per nura racia analizo religio ne malaperas – ja jam Tertuliano diris, ke oni kredas, ĉar tio estas absurda credo quia absurdum est. Do, venki ion principe neracian per nura racia konsidero apenaŭ eblas. Tial racia kritiko de diversaj kredoj estas kvankam necesa, sed nepre ne sufiĉa. La filozofoj ŝatataj de Onfrajo jam bone tion faris, sed religio ne malaperis kaj ne intencas malaperi.

Por reala malmunto de la religio, do, necesas kompreni ties radikojn – subkonsciajn, psikologiajn, sociologiajn. Tion komencis Fejerbaĥo, Markso, Freŭdo kaj aliaj gravaj pensuloj, kaj ĝuste ilia laboro bezonas daŭrigon kaj disvolvon. Sed nia filozofo tion ne faras – li simple ripetas post Niĉeo (Nietzsche), ke la dio mortis – sed tio estas nur deziro, sed ne realo. La veran morton de la dio ni, tamen, ne ĝisvivis.

Religio preteratentata

Kio estas esence grava, li, prave similigante teokratiojn kaj totalismojn (faŝismojn), eĉ trovas la fontojn de ili en la tradiciaj monoteismoj. Li eĉ provas demonstri intimajn ligojn inter naziismo kaj Vatikano (en alia loko, tamen, montrante similajn ligojn inter nazioj kaj islamo). La simileco inter tiuj instruoj certe ekzistas – same kiel simileco inter teokratioj, naziismo kaj stalinismo (pri kiu Onfrajo tute silentas – verŝajne, pro tio, ke stalinistoj proklamis sin „ateistoj”, kio ne malhelpis, interalie, al Stalino mem, post periodo de persekutoj, amikiĝi kun la rus-ortodoksa eklezio), sed ĝi venas ne el deveno de faŝismo aŭ naziismo el kristanismo, sed el tute alia fonto: el tio, ke ĉiuj totalismaj ideologioj de la 20a jarcento estis novaj religiaj formoj, kaj la reĝimoj bazitaj sur ili estis nenio alia ol novaj (sed ne kristanaj!) teokratioj, sendepende de siaj rilatoj kun la tradiciaj religioj. Tio, ke la totalismaj ideologioj (kaj, laŭ mia opinio, ankaŭ la liberalismo) estas mem formoj de moderna religio, restis de la aŭtoro tute ne rimarkita. Sed li ja ne serĉas kaj ne vidas la radikojn de religia konscio, kaj tial preteratentas religion tie, kie li ĝin ne atendas.

Sed kio estas, laŭ mia opinio, la plej grava manko de la libro, estas plena neglekto far la aŭtoro de la scienco. Konvinka ateismo ne povas ekzisti sen la sukcesoj de la natursciencoj, el kiuj ĝi konstante ĉerpas novajn argumentojn. Kaj teologio, kiu dum lastaj jarcentoj devas iel kunvivi kun la scienco, bone tion komprenas: ĝia granda zorgo estas iel pacigi la malfacile kunigeblajn aferojn! Kaj la tasko de ateisto estas montri, ke tio ne eblas, kaj montri, kiel la moderna scienco malkovras la novajn fenomenojn, kiujn neniu religia penso povis kaj povas antaŭvidi kaj interpreti. Krome, nur la scienco kapablas malkovri la objektivajn radikojn de la religia mondpercepto kaj montri la vojojn por forigi ilin. Vera modelo por tiu vere moderna kaj science bazita ateismo estas, ekzemple, verkoj de Dawkins. Sed Onfrajo estas postmodernisto kaj malfidas al la scienco same kiel al la religio – do, lia ateismo estas, rezulte, kastrita.

Unua gvidilo pri ateismo

Sed mi ne povas konkludi, ke la libro de Onfrajo estas tute senutila. En la situacio de la ĝenerala manko de la ateisma literaturo ĝi iom plenigas la ekzistantan vakuon kaj donas la unuan gvidlinion por la homoj, kiuj komencas foriri de la religio, sed ankoraŭ ne povas formuli mem argumentojn kontraŭ ĝi – almenaŭ por si mem. Ĝi, krome, helpas, kvankam supraĵe, iom orientiĝi en ateisma literaturo, produktita en pasintaj jarcentoj. Do, oni legu la libron kiel unuan gvidilon pri ateismo, precipe se oni devenas el lando kun domino de la romkatolika religio.

Nikolao GUDSKOV
Michel Onfray (Mikaelo Onfrajo): Traktaĵo pri ateologio. Eld. SAT-EFK, loko ne indikita, 2010. 182 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-2-918053-03-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

La marmora groto Gadime

La marmora groto Gadime estas la sola ĉi-momente vizitebla el inter dekoj da kavernoj en Kosovo. Ĝi troviĝas je ĉirkaŭ 20 km sude de la ĉefurbo Priŝtino. La groto estas vere mirinda pro siaj belegaj stalagmitoj kaj stalaktitoj. Tuj post la liberiĝo de Kosovo, junie 1999, la aŭtoro plezure vizitis ĝin trifoje kaj de tiam rekomendas ĝin al vojaĝantoj.

La groto estis malkovrita tute hazarde en la jaro 1969 de vilaĝano Ahmet Asllani, kiu serĉis ŝtonojn por sia nova domo. Li estis ŝokita de tio, kion li vidis ene. Poste la groton esploris fakuloj el la eksa Jugoslavio, aparte profesoro Jovan Petroviĉ kaj speleologiaj kluboj el Vojvodino. Oni taksas ĝian aĝon je 80 milionoj da jaroj.

Ĝi kuŝas je 584 m super la marnivelo. La groto fariĝis vizitebla por turistoj en la jaro 1976. Ĝi longas 1500 m, sed eblas trarigardi nur 800 metrojn de unu el ĝiaj tri etaĝoj. Ene la temperaturo estas 9,6-16 oC. En ĝi estas lageto kun areo de 500 kvadrataj metroj, kaj je 6-10 m sube trafluas rivereto Klusure.

En la groto estas kelkaj ejoj. Unu el ili estas la „ejo de geamantoj”. Oni nomas ĝin tiel pro stalagmito kaj stalaktito „Romeo kaj Julieto”, alproksimiĝintaj unu al la alia je distanco de nur 5 cm. Laŭ fakuloj ili povus tuŝi unu la alian nur post 1 500 000 jaroj, ĉar por 1 mm estas bezonataj 30 000 jaroj! Tre interesaj estas ankaŭ aliaj ejoj kaj koridoroj. Sur la plafono de unu el ili troviĝas marmoraj elstaraĵoj, kiuj malgraŭ la gravito turniĝas supren! Neniu ĝis nun povas ekspliki tiun evoluon. Laŭ legendo leporo enveninta la groton eliris post kelkaj tagoj en Janjevo (apud Graĉanica) – loĝloko, situanta aerlinie je 12 km.

Antaŭ kelkaj jaroj oni komencis ĉerpi trinkeblan akvon el ĝi por la najbaraj vilaĝoj pere de pumpstacio. Karakteriza por la groto Gadime estas formacioj de marmoro kaj pluraj mineraloj, inter kiuj la rara mineralo aragonito.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova ĉefredaktoro

Dum 30 jaroj, kun kelkjara interrompo, mi estis ĉefredaktoro de tiu ĉi magazino, kiun mi fondis kun Torben Kehlet. Nun mi estas 70-jara kaj sentas la problemojn de maljuniĝo. Kvankam mia sanstato estas relative stabila, post bicikla akcidento antaŭ kvar jaroj, pro kiu rompiĝis vertebro, mi suferas kronikajn dorsdolorojn. Krome post naŭ man-operacioj mi pli kaj pli malbone povas manipuli miajn fingrojn, ekzemple dum tajpado. Do estas tempo rezigni pri la posteno de ĉefredaktoro.

Mi estas tre feliĉa, ke ni trovis tre kompetentan posteulon por tiu ĉi grava posteno. La 61-jara Paul Gubbins ne nur estas renoma dramverkisto, kiu gajnis multajn premiojn en belartaj konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, kaj membro de la Akademio de Esperanto, sed – por ni precipe grave – ankaŭ universitata docento pri ĵurnalismo. Dum pluraj jaroj li krome sukcese gvidis la korespondan kurson de la tiama Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Kaj vi ja ĉiuj konas lin kiel inteligentan aŭtoron de nia revuo kaj kiel redaktoron de la rubrikoj Politiko kaj Moderna vivo. Do ne povas esti dubo pri la kvalitoj de la sperta ĵurnalisto por la nova posteno. Sur sekva paĝo li mem prezentas sin al vi.

Do trankvile mi povas rezigni pri mia posteno, ĉar mi scias, ke mia amiko Paul Gubbins garantias kontinuecon de tiu ĉi prestiĝa magazino. Mi kompreneble dankas al niaj multaj fidelaj kunlaborantoj, aŭtoroj kaj redaktoroj, kaj precipe al la eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj ties skipo kun nia lerta redakcia sekretario Paul Peeraerts ĉe la pinto. Ĉiam ili fidinde laboris por nia revuo. Kaj kompreneble mi tutkore dankas al vi ĉiuj, niaj fidelaj abonantoj kaj legantoj, el kiuj ne malmultaj akompanas nin ekde la unua jaro. Mi esperas, ke vi same simpatie subtenos nian novan ĉefredaktoron, al kiu mi deziras ĉion bonan por la estonteco. Al vi mi deziras daŭran plezuron dum legado. Mi ja iom malĝoje, tamen kontente adiaŭas vin. Fartu bone!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parolas posteulo

Stefan Maul sinonimas kun MONATO. Stefan kunfondis, formis kaj dum jardekoj ame flegas nian magazinon. Ĉefe legantoj, sed ankaŭ ĉiuj kunlaborantoj, ŝuldas al li multon. Sinceran dankon pro magazino unika en nia verda mondo: magazino, kiu raportas ne pri, sed per Esperanto, kiu intence turnas sin for de iufoje febra esperanta mondeto al iufoje same febra, sed multe pli vasta ekstera mondo. Stefan dediĉis sin multflanke al Esperanto, interalie kiel aŭtoro, poeto, akademiano, sed sendube MONATO fariĝos lia monumento.

Nun, pro bonaj kaj kompreneblaj kialoj, Stefan decidis rezigni pri la ĉefredaktoraj devoj. Ilin li transdonas al mi. Granda honoro, pri kiu mi ne tute certas, ĉu mi indas: la magazino perdas profesian, ĝisostan ĵurnaliston kaj akiras maksimume duonprofesian. Jes, mi instruas ĵurnalismon ĉe brita universitato kaj trejniĝis kiel ĵurnalisto antaŭ pli ol 30 jaroj; intertempe, tamen, kaj plejparte, mi perlaboris mian ĉiutagan panon, instruante universitatnivele la germanan.

Principoj

Sed, dum tiu ĉi periodo, mi kontribuis al MONATO, artikolante kaj, iom poste, redaktante la rubrikojn Politiko kaj Moderna vivo. La magazino ebligis al mi, lingvo-instruisto, reteni kontakton kun la ĵurnalismo. Samtempe mi rekonis la valoron de MONATO, pli kaj pli respektante ties principojn, kiujn nun kiel ĉefredaktoro mi defendos.

Kio pri la estonteco? Ŝanĝi nian magazinon mi ne volas; laŭeble plifortigi, jes. Por tio mi bezonas interalie la helpon de legantoj: legantoj, ekzemple, el landoj, kiuj malofte reprezentiĝas inter la kovriloj de MONATO. Legantoj pretaj verki pri protestoj en Francio kontraŭ altigo de la pensiaĝo; pri la dekstrema tiel nomata tefesta partio en Usono; pri la provoj de Putin denove prezidantiĝi; pri la burleskaĵoj de Berlusconi ktp ktp. Ne mankas temoj, sed ie-tie mankas verkantoj por kvante kaj kvalite ŝveligi la enhavon de niaj rubrikoj.

Tiamaniere, kun via helpo, kun la subteno de Flandra Esperanto-Ligo, ni povos daŭrigi la MONATO-tradicion grandparte establitan de Stefan Maul. Humile, iom nervoze, mi tamen antaŭĝuas sukcesan kaj fruktodonan kunlaboron.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ami, estimi kaj kokri

La amo kaj la sindonemo de italoj al la familio estas proverbaj. Tamen estas alia itala proverbo, ripetata de ĉiuj instruistoj pri algebro, laŭ kiu „matematiko ne estas opinio”. Kaj la ciferoj, neniam pli ol ĉi-foje, estas elokventaj.

Laŭ freŝa statistiko, 55 % de la edzoj kaj 45 % de la edzinoj trompis almenaŭ unufoje sian vivkunulon aŭ, pli precize, tiujn, al kiuj la plejparto solene promesis „ami, estimi kaj honori, dum ĉiuj tagoj de mia vivo, en bonaj kaj malbonaj tagoj, en sano kaj malsano, ĝis la morto nin disigos”.

Konscienco

Aperinte fine de oktobro 2010, tiu ĉi novaĵo vaste eĥiĝis tra Italio. Oni subite ekkonsciis, ke, el kvar geedzaj paroj renkontataj en superbazaro, kamparo aŭ eĉ preĝejo, nur unu havas tute puran konsciencon. Ĉe la ceteraj tri paroj preskaŭ certe almenaŭ unu el la geedzoj kokris, se ne ambaŭ.

Senkompata kaj iel miriga estas analizo publikigita de la asocio de italaj fakuloj pri geedzeco-juro. Ili rimarkis, ke la nombro de perfiduloj senĉese kreskas. Ĉefe kulpas la daŭra disvastiĝo de la tiel nomataj sociaj retejoj (kiel Facebook) kaj aliaj perretaj servoj. Ili kapablas provizi facile kaj senpage amikecojn tre apartajn.

Sperto

Certe ne temas pri fenomeno nur itala. Ekzistas ekzemple tutmonde sukcesa internacia retpaĝo rezervata al geedzoj serĉantaj eksteredzecan sperton. Rimarkindas, ke jam 90 000 italoj aliĝis al tiu ĉi servo. Cetere la malfidelula ĉefurbo ne estas Romo (kiu klasifikiĝis dua), sed ties „rivalo” Milano.

El la studaĵo evidentiĝas, ke 60 perfidoj el 100 okazas tage, ĉe la laborejo aŭ dum nesuspektinda tagmanĝa paŭzo. Plej kutime temas pri simplaj eskapetoj, pli kaj pli ofte tolerataj (verŝajne, ĉar reciprokaj). Kelkfoje tamen naskiĝas ankaŭ stabilaj amrilatoj.

Aventuroj

Negravan rolon ludas ago. La mezuma trompanto estas 44-jara homo, kun kreskanta nombro de virinoj inklinaj al aventuroj aŭ veraj rilatoj kun partneroj pli junaj, kio ne plu estas tabua temo.

Ne mankas – sed ne abundas – geedzoj emaj al samseksaj rilatoj (7 % inter viroj kaj 4 % inter virinoj). Plejparte la averaĝa italo ankoraŭ preferas virinojn, laŭeble elektitajn el la edzinaj konatinoj kaj amikinoj. Virinoj rigardas interesate siajn kolegojn, sian personan trejniston aŭ instruiston pri skiado aŭ dancado.

Ke trompantoj sin kredas pli ruzaj ol siaj kunuloj, facile konstateblas. Sed tion neas la japana psikologo Satoshi Kanazawa. Liaj esploroj montras, ke kutime malfideluloj ne fidindas eĉ en la laborejo. Ili estas ankaŭ malpli inteligentaj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Piramido-problemo

Post la morto de la albana diktatoro komunista Enver Hoxha [hoĝa] en aprilo, 1985, posteuloj konstruis omaĝe al li, krom altan statuon bronzan, ankaŭ grandan imponan marmoran piramido-maŭzoleon.

La malriĉa lando elspezis ekscese por ambaŭ monumentoj dediĉitaj al eble la plej sovaĝa reprezentanto de totalisma reĝimo ie en la mondo. En 1991 la statuo, ĉe placo Skanderbeg en Tirano, estis faligita de 100 000 protestantoj.

Kulturo

Restis tamen la piramido, kiu fariĝis en la sekva demokrata ŝtato Internacia Centro de Kulturo. Poste la registaro decidis, ke ĝi fariĝu Nacia Teatro kaj Nacia Biblioteko. Tiucele estas disponigitaj ĉ. 5 milionoj da eŭroj.

Lastatempe, tamen, trafis la piramidon nova decido: ĝi estu detruita kaj, anstataŭe, estu konstruita nova domo de la parlamento, inaŭgurota okaze de la centjariĝo de la Sendependiĝo de Albanio en novembro 2012. La loko aparte oportunas: la piramido staras apud la ĉefministrejo kaj aliaj ŝtataj konstruaĵoj.

Sovaĝeco

Tuj leviĝis kritikoj. Nostalgiuloj pri komunismo, inkluzive la vidvinon de Hoxha, ankoraŭ vivantan, protestis, taksante la detruon sovaĝeco. Aliaj, pli raciaj, opiniis, ke la piramido estas arta monumento, kiu plibeligas la urbon, des pli, ĉar oni jam elspezis multon pro la piramido. Ankoraŭ aliaj, inkluzive de la ĉefministro Sali Berisha, diras, ke la piramido estu detruita, ĉar ĝi reprezentas lastan simbolon komunisman.

Ordinaraj albanoj, tamen, opinias, ke pli bone estus konstrui novan parlamentejon aliloke anstataŭ detrui la valoraĵon piramidan. Tiel eblus ŝpari monon por lernejoj, hospitaloj kaj sociaj servoj.

Nepras memori, ke komunismo ne malaperos pro detruado de ties simboloj. Same Hoxha, detruante preĝejojn kaj moskeojn en 1967, ne sukcesis elradikigi la religiemon de albanoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Santiago Florbuĉanto

En 2010 la urbo Santiago de Compostela, la celo de la Vojo Jakoba en la galega parto de Hispanio, atendis eksterordinare multajn pilgrimantojn pro Sankta jaro. Ĉiuloke estis videblaj la emblemo de la festojaro kaj bildoj de la sanktulo. Pro lia legenda venka interveno en la batalo de Clavijo, post kiam meze de la 9a jarcento la kristana reĝo Ramiro rifuzis liveri la jaran tributon de cent virgulinoj al la muzulmanaj malamikoj, ekestis lia kromnomo „Matamoros”, kio signifas „Buĉanto de la maŭroj”. Memkompreneble ankaŭ la artistoj ne evitis la prezentadon de la sanktulo kiel kavaliro rajdanta surĉevale, kun glavo enmane, kaj la dispecigitaj viktimoj sub la hufoj de lia ĉevalo. Tiel li oftege aperas surbilde kaj kiel statuo, nerare vivogrande, en preĝejoj.

Ankaŭ en la katedralo de Santiago ekzistas tia impona memorigilo, kaj longe ĝi povis elstarigi la sanktulon kiel savanton de la kristana Hispanio. Neniun ŝokis la kruelaj detaloj, ĝis pli delikata kaj sentema socio, do la aktuala, ne plu povis elteni la religiajn imagojn pri mezepoka batalo. Pli precize, ĝi ne plu volis konfronti la tiam malvenkintan kulturon kun tiaj incitaj, nuntempe „politike maloportunaj” restaĵoj.

Aŭtenta skulptaĵo

La respondeculoj de la katedralo ne kuraĝis ne reagi al la evidenta opiniŝanĝiĝo en la sekulara socio, aparte en jaro kun alfluo de pilgrimaj kaj turistaj amasoj. Ilian elturniĝon povis konstati tiujaraj pilgrimantoj. Ĉe la koncerna loko, senintuaj homoj vidis nur impetan rajdanton, kavaliron, ne nepre sanktulon, kaj trankvile preterpasis tiun ekzotikaĵon sen ekscitiĝo aŭ konsciencriproĉoj. Sed tiuj, kiuj konis la aŭtentan statuon, mire provis serĉi ĝian skandalan bazon. Normalstaturaj homoj ne plu povis vidi la subsanktulan okazintaĵon. Ĝi simple kaj senkulpe kaŝiĝis – malantaŭ la ondado de impona flormaro.

Festjara kamuflado

Oni ja povus ridi pri la inventemo de la kanonikoj, eĉ fari ŝercon, se la hispana lingvo tion plene permesus: el „Santiago Matamoros” estiĝus „Santiago Matafloros” – la Maŭrbuĉanto transformiĝus al Florbuĉanto, se la hispana pluralo de „floroj” („flores”, sed ne „floros”) permesus pli striktan rimadon. Sed la afero estas pli serioza. Ĉu iu vere volas kredigi, ke kamufla festjara florornamaĵo kapablas mildigi historiajn eventojn? Ĝi nur taŭgas por kontentigi homojn, kiuj kredas sin pli moralaj ol la aliaj. Ili ne volas lerni el la kruda historio, nur forŝovas ĝin. Kaj hejme ili tamen avidas renkonti kadavrojn, nome en la televido, pli ofte ol iam ajn viditajn en religiaj cirkonstancoj. La kaŝado de la pasinteco ne aŭtomate kondukas al pli paca socio, ne purigas religiojn kaj ne evitigas estontajn kruelaĵojn.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La origino de la homaj lingvoj

Studi la evoluon de la lingvoj strikte science oni povas nur ekde la momento, kiam tiuj lingvoj akiris skribon. Kiel la lingvo evoluis ekde la unua artikigita sono ĝis la apero de la skribo – pri tio oni povas nur konstrui hipotezojn, kiuj povas esti konfirmitaj aŭ refutitaj nur per nerektaj faktoj. Neniaj arkeologiaj esplorfosadoj povas doni rektajn pruvojn. Dubinde ni iam scios, kiel kavernhomoj nomis mamuton, nur se estos inventita la tempomaŝino de Herbert Wells.

La ĉi-suba hipotezo estas bazita sur faktoj, kiuj ekzistas en diversaj lingvoj ĝis la nuna tempo. Kiomgrade plenrajta estas tia aliro? Se iu fenomeno ekzistas en kelkaj, eĉ multaj lingvoj, ĉu oni rajtas konsideri tiun fenomenon universala eco de la homa lingvo? Se mi estas, ekzemple, ruso, mi vidas ke ukrainoj, poloj, bulgaroj parolas multe pli kompreneble ol turkoj aŭ ĉinoj. Fakulo en lingvoj diros: la rusa kaj aliaj similaj al ĝi lingvoj formas la slavan grupon. En Eŭropo kaj Azio ekzistas ankaŭ aliaj lingvaj grupoj: ĝermana, romida, kelta, hinda, irana.

Uzante la ekziston de tiuj grupoj, oni povus konstrui pseŭdosciencajn teoriojn. Ekzemple, se la difina artikolo ekzistas en ĉiuj romidaj lingvoj, en ĉiuj ĝermanaj kaj ankoraŭ en la araba kaj la hebrea, en la greka kaj la hungara, en la bulgara kaj la makedona, do, tio estas universala lingva leĝo, kaj se iu lingvo ne havas artikolojn, ĝi estas ankoraŭ ne sufiĉe evoluinta.

Kompreneble, tio estas neserioza kaj nescienca. Jes, iu fenomeno povas esti en lingvoj de unu aŭ du grupoj kaj plene foresti en ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo. Por ke oni povu konfirmi universalecon de iu fenomeno, ĝi devas esti en granda nombro de neparencaj lingvoj.

Travidebla origino

La origino de la lingvoj de sama grupo estas por la scienco pli aŭ malpli travidebla. Ekzemple, ĉiuj latinidaj lingvoj originis de la popola latino jam en la historia epoko, post la disfalo de la romia imperio. Ankaŭ la slavaj lingvoj originas de iu unu lingvo, sed ĝia nomo kaj ĝia skribo (kiu plej verŝajne ne ekzistis) ne konserviĝis. Ankaŭ ĉiuj hindeŭropaj lingvoj originis de unu lingvo (science: pralingvo). Ĝia nomo des pli ne konserviĝis, kvankam iuj teoriaj rekonstruaĵoj ekzistas ankaŭ por ĝi. Kiel en tiu lingvo sonis (proksimume antaŭ 5000 jaroj) la vorto „ŝafo”, sciencistoj pli aŭ malpli certe scias.

Imperativo de singularo

La lingvo embriiĝis, laŭ opinio de la aŭtoro, de verbo, de ĝia primara formo: imperativo de singularo. Argumentoj estos sube, kaj antaŭ ĉio ni imagu situacion de la ŝtonepoko. La tiama homo devis ĉasi, defendi sin kontraŭ rabobestoj kaj lukti kontraŭ malamikoj.

La prahomoj, kiuj ne havis akrajn ungegojn kaj kojnodentojn, fortajn muskolojn, rapidajn gambojn, povis ĉasi, lukti, defendi sin nur kunigite, grege. Kaj por tio ili bezonis almenaŭ minimuman interŝanĝon de informo. Sed kia informo estis la plej necesa? Por ke agoj dum ĉasado, batalo, defendo kontraŭ superanta per forto besto estu sukcesaj, ĉiuj devis agi interkonsente. Kaj por tio estis bezonataj komandoj, kiuj venus de la grega estro aŭ de la plej proksima najbaro. Komence tio estis neartikigitaj elkrioj (kiel krias boksisto, faranta frapon), kaj poste ĉiam pli kaj pli konsciaj. Tiajn diversformajn signalojn-komandojn havas ĉiuj gregaj animaloj inkluzive birdojn, kiuj havas malpli evoluintan cerbon ol mamuloj.

Iom post iom (pasis ja miloj kaj dekmiloj da jaroj) tiuj signaloj-komandoj iĝis ĉiam pli kaj pli artikigitaj kaj diversaj, kio helpis resti viva al Homo sapiens, estaĵo multe pli malforta ol leonoj, tigroj kaj ursoj.

Primaraj verboj

Kiaj povis esti tiuj signaloj-komandoj, kiam ili iĝis jam artikigitaj? „Bat!”, „Frap!”, „Stop!”, „Vid!”, „Don!”, „Pren!”, „Ven!” kaj similaj. Tio estis primaraj verboj, laŭ nuntempa kompreno en imperativo de la dua persono de singularo. Nerektaj faktoj donas motivojn opinii, ke de tiuj primaraj verboj originis ĉiuj vortoj de ĉiuj lingvoj. Nun neniu povas diri, kiam tiuj primaraj verboj aperis: ĉu antaŭ dekmiloj aŭ centmiloj da jaroj? Sed aperinte en tiuj delonge pasintaj jaroj, tiuj formoj malmulte aliiĝis.

En lingvo, same kiel en aliaj homaj agoj, oni povas observi celkonformecon: por kio aliigi formon de tranĉilo, hakilo aŭ rado, se ili normale plenumas siajn funkciojn? Se estas bezono ordoni, postuli, peti, el ĉiuj ekzistantaj en lingvo verbaj formoj estas plej simple uzi la plej mallongan.

Jen pro tiu kaŭzo ĝis nun en la plimulto de la lingvoj, apartenantaj al diversaj familioj, t.e. kiuj unu kun alia neniam interagis, ni povas observi la saman fenomenon: la plej simpla imperativa formo de verbo ĉiam estas la plej mallonga, kutime ĝi koincidas kun la verba radiko, de kiu formiĝas ĉiuj aliaj verbaj formoj.

Ekzemploj

La germana (la hindeŭropa familio): „komm” –– „venu”
la malaja (la aŭstronezia familio): „pergi” – „iru”
la kazaĥa (la turka-tatara familio): „kel” – „venu”
la mongola (la mongola familio): „jav” – „iru”
la hungara (la finn-ugra familio): „varj” – „atendu”
la ĉeĉena (la kaŭkaza familio): „laĥa” – „serĉu”
la hausa (la ĉada familio): „sa” – „metu”.

Proksimume tiaj estis la unuaj vortoj necesaj dum ĉasado aŭ dum batalo. Sed la ĉasado kaj la batalo okupis ne la tutan tempon de la prahomo. Post tio li venis en sian kavernon, kaj estis neceso priparoli la pasintan ĉason aŭ batalon. Por tio oni bezonis uzi verbojn ne nur en la imperativa formo, sed ankaŭ en la is-tempo, la prezenco, la futuro kaj en diversaj personoj (mi, vi, li). Tiel la verbo akiris tempojn, aperis pronomoj, personaj nomoj.

Do, verboj, pronomoj kaj personaj nomoj. Sed kio pri aliaj gramatikaj vortklasoj? La plimulto el ili originis de verboj. Kaj ĝis la nuntempo oni povas tion observi en multaj lingvoj. Ekzemple, en la germana: „lesen” – „legi”, „Lesen” – „legado”, „gehen” – „iri”, „Gehen” – „irado”; en la angla „swim” povas signifi kaj „naĝi”, kaj „naĝado”; en la hinda „khana” signifas „manĝi” kaj „manĝaĵo”.

Sed ĉiuj ĉi estas hindeŭropaj lingvoj, kaj kiel estas en aliaj familioj? En la araba (la semida familio) la plimulto de la vortoj estas konsiderataj esti derivaĵoj de verboj. Ekzemple, estas en la araba la verbo „kataba” – „skribi”. De ĝi formiĝis: la deverba substantivo „kitab” – „libro”, la aktiva participo „katib” – „skribanta” (t. e. „skribisto”, „sekretario”), la pasiva participo „maktub” – „skribita” (t. e. „letero”) ktp.

En la ĉina lingvo (la ĉina-tibeta familio) ne ekzistas diferenco inter verboj kaj adjektivoj. Tiel „hong” povas signifi „ruĝa”, „ruĝiĝi”, „esti ruĝa”. Ankaŭ en la korea (izolita lingvo, ne apartenanta al iu ajn familio) verbo kaj adjektivo estas nedistingeblaj: „phungsong-hada” signifas „riĉa” kaj „esti riĉa”.

Japana adjektivo (la japana estas izolita, senfamilia lingvo) havas la samajn gramatikajn kategoriojn, kiujn havas verbo: „yoi” – „bona”, „estas bona”, „yokatta” – „estis bona”, „yokereba” – „se estas bona”. Kaj mongola substantivo povas havi tempojn kiel verbo (la mongola lingvo apartenas al la samnoma familio).

En la tagala (la aŭstronezia familio) gramatikaj vortklasoj distingiĝas tute aliel, ol ekzemple en eŭropaj lingvoj, t.e. kun niaj nocioj de substantivo, verbo, adjektivo aliro al tagalaj vortoj estas neebla. La plimulto de la vortoj en tiu lingvo estas aktivaj kaj pasivaj participoj, t.e. verbaj formoj.

Oni povus plimultigi similajn argumentojn, sed ili jam nenion aldonos al la supre priskribita tezo.

Mihail KOROTKOV
La aŭtoro petas ĉiujn, kiuj interesiĝas pri la problemo, sendi faktojn kaj konsiderojn, kiuj konfirmas aŭ dementas la hipotezon, laŭ la adreso: mich kor@mail.ru.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lulita de la antaŭulo

La lastan dimanĉon de oktobro 2010 la brazila civitanaro kreis historion: la unuan fojon elektiĝis virino al la plej alta respublika posteno, tiu de prezidanto. Ŝia nomo: Dilma Rousseff [diŭma husef].

Nuntempe en Brazilo ĉiu balotado okazas rekte kaj retkomputile. Do de la momento, kiam la lasta civitano tajpas la numeron de sia kandidato per la elektronika balotujo, ĝis la anonco de la rezulto, pasas maksimume du horoj. Tiu sistemo estas preta kalkuli 135 804 433 voĉdonaĵojn. Praktike ĉeestis 106 605 599, do 78,50 % el la civitanoj laŭleĝe kapablaj efektivigi sian demokratian rajton.

Venko

La venko de la kandidatino Dilma Rousseff estas ankaŭ la venko de prezidanto Lula da Silva. Ĉi tiu, proponinte ŝin kiel kandidaton por la Laborista Partio, prezidis Brazilon dum du sinsekvaj mandatoj. Laŭkonstitucie neniu rajtas trian sinsekvan periodon, ĉu kiel prezidanto, ĉu ĉefestro de ŝtato, federacia distrikto aŭ municipo.

Aparte rimarkindas, ke Rousseff neniam antaŭe kandidatiĝis. Dum José Serra [ĵuzé seha], de la Brazila Socialdemokrata Partio, la ĉefa oponanto, jam elektiĝis kiel deputito, senatano, urbestro kaj eĉ kiel estro de San-Paŭlo, la plej riĉa ŝtato de Brazilo, la kandidatino proponita de Lula okupis postenojn nur de la publika administracio.

Sindikatisto

Tiel finiĝas la erao Lula. Ekslaboristo ĉe la aŭtoindustrio, eksmigrulo el la arida nord-oriento de Brazilo, Lula fariĝis la plej elstara sindikatisto de la tiel nomata ABC de San-Paŭlo (ABC: siglo de la urbonomoj Sankta Andreo, San-Bernardo kaj San-Kaetano).

La agado de Lula antaŭ la plej forta laborista movado de Brazilo efektive metis punktofinon al la militisma diktaturo (1964-1985). En 1980 li fondis la Laboristan Partion, per kiu li spertis politikan karieron de federacia deputito, antaŭ ol trafi la nacian prezidantecon (2003) – ne senpene, ĉar tio okazis post tri malsukcesaj provoj.

Ŝuldo

La politiko de Lula akcelis la brazilan ekonomion kaj samtempe ŝanĝis la vivon de 24 milionoj da mizeruloj, kiuj migris al la meza socia klaso. Rilate al la internacia ekonomio li solvis la gigantan ŝuldon ĉe Internacia Mona Fonduso: nun Brazilo eĉ pretas prunti monon. Tiel kreiĝis neologismo: paralele al la formo milionulo aperas brazilionulo. Rimarkindas ankaŭ lia diplomatia klopodo por paco kaj en Sud-Ameriko (Venezuelo kaj Kolombio) kaj eĉ en Mez-Oriento (Palestino, Israelo kaj Irano).

La nova prezidanto, Dilma Rousseff, estas filino de la bulgara poeto Pétar Russév, kiu iĝis brazila civitano kun la nomo Pedro Rousseff, kaj de la brazila instruistino Dilma Jane Silva. Rousseff studis en tradicia katolika lernejo, sed la trankvilo de tiu ordinara familio ŝanĝiĝis pro la ŝtatrenverso en 1964.

Gerilo

En la unuaj jaroj de la militisma reĝimo la 19-jara Rousseff kontraŭbatalis la respublikon de generaloj per engaĝiĝo en urba gerilo. Arestite, ŝi estis torturita de la tiama politika polico kaj restis en malliberejo dum tri jaroj (1970-1972). Denove libera, ŝi studis ekonomikon kaj dediĉis sin al publika administrado. La nuna 62-jara kaj ĵus elektita prezidantino estis konata kiel kompetenta administrantino.

Antaŭ nelonge Rousseff sukcese batalis kontraŭ limfa kancero, kiu trafis ŝin tuj post la deklaro de Lula favore al ŝia kandidatiĝo. Ŝi kampanjis, promesante daŭrigi la politikon de Lula. Laŭ ŝi venis la horo por aboli mizeron en Brazilo. Por tio ne mankas al ŝi kuraĝo kaj kompetento.

Siavice Lula promesis ne ŝovi la barbon en la novan administracion. Li, kiu venkis la antaŭjuĝojn de la elito, kiu dubis pri la kompetenteco de simpla laboristo kiel respublikestro, rompis ankaŭ la antaŭjugon de reakciuloj pri la rolo de virino kiel ŝtatestro.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parado de toleremo (4)

Nia mondo alfrontas centojn da problemoj pli maltrankviligaj ol iu geja aŭ karnavala parado. Kvankam mi ne samopinias kun Atanasije Marjanović (MONATO 2010/10, p. 6) kaj havas pli mildajn poziciojn pri tiu temo, ŝajnas al mi justa, ke estas defendata ĉies rajto esprimi la propran opinion. Tiu ĉi revuo estas „internacia magazino sendependa”, kaj ĝia rubriko Leteroj estas „malfermita por koncizaj reagoj pri artikoloj aperintaj”. Tio signifas, ke ĉiuj legantoj (dekstruloj kaj maldekstruloj, kredantoj kaj nekredantoj, samseksemuloj kaj malsamseksemuloj) rajtas havi sian vidpunkton, eĉ se malpopularan, pri iu ajn temo. Esperanto – oni legas en multaj broŝuretoj – estas lingvo je dispono de la tuta homaro, uzebla por ĉiuj celoj de ĉiuj homoj: jen ĝiaj beleco kaj unikeco. Oni povas per Esperanto esprimi iun ajn konvinkon kaj pridiskuti ĝin kun aliaj personoj el la tuta mondo.

Roberto PIGRO
Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Einstein havis okulojn malfermitajn

La 28an de oktobro mortis en malsanulejo frato G. F. De Ruyver [rejvr]. Lia ĉi-suba kontribuo atingis la eldonejon de MONATO la 2an de novembro. Temas do pri la lasta aŭ unu el la lastaj verkoj de la forpasinto, kaj la fina frazo en la artikolo estas do kvazaŭ lia „lasta deziro” ...

En la Biblio troviĝas multaj tekstoj, kiuj komprenigas al ni, ke la vido de la naturo, de la tuta kreaĵaro, povas konduki nin al Dio. Jen du ekzemploj.

„Mi gloras Vin (=Dio), ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj” (Psalmaro 139:14).

„Benu la Sinjoron, vi, montoj kaj montetoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj plantoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne” (Laŭdkanto en Danielo 3:75-76).

La laŭdkanto de Danielo estis tre kara al Francisko de Asizo kaj lia fama Sunkanto sendube estis inspirita de ĝi. „Laŭdata Vi estas por nia fratino, nia patrino, la tero, kiu nin portas kaj nutras, kiu produktas ĉiaspecajn fruktojn, multkolorajn florojn kaj herbojn!” Malfermitaj estis la okuloj de Francisko, malfermita estis ankaŭ lia koro.

Rilate la kredon al Dio oni ofte citas eldirojn de famaj personoj. Tamen en ĉi tiu temo tiuj famuloj tute ne estas pli kompetentaj ol iu ajn el ni. Sed estas probable, ke iliaj belaj atestoj iom partoprenas en ilia famo.

Ni ĉiuj vidas ĉirkaŭ ni mirinde belan, nesondeblan mondon. En tio ni ĉiuj povas malkovri amoplenan agadon, klaran revelacion de ĉiopova Dio. Por tion fari oni ne bezonas erudicion, sed ja modestecon kaj sindonemon.

Estas vere, ke en tiu mondo regas ankaŭ multe da suferoj kaj malbonaĵoj. Parte tio ligiĝas kun ĉi tiu materia, vundebla kreaĵaro. Sed – kiel bedaŭrinde – plejparte la homaro kaŭzas tion al si mem. Tamen tiuj multaj malbonaĵoj ne povas al ni forgesigi la neeldireblan multon da bonaĵoj, kiuj parolas al ni pri amoplena, ĉiopova Dio.

Konsentite, ke la motivoj por kredi ne estas same klaraj kiel du plus du estas kvar. Sed ĝuste pro tio nia kredo estos tute persona, plene libera amoplena ekkono de la kreinto.

Sekvas du atestoj, kiuj povas nin impresi, ne pro la famo de la persono, sed per si mem.

Iam Edison, vizitinte la Eiffelturon, skribis en la gastlibro: „Edison, kiu alte estimas kaj honoras ĉiujn inĝenierojn, inkluzive la bonan Dion.”

Kaj Einstein opiniis jene: „La plej bela sento, kiun homo povas sperti, estas la sento pri la mistero. Kiu neniam spertis tiun senton, kiu neniam prenis tempon por admire stari en raviĝo, plena de respekto, tiu homo estas kvazaŭ morta. Liaj okuloj estas fermitaj.” Ni funde pripensu ĉion ĉi.

Vi, kiu legis ĉi tiun artikolon, bonvolu ĝin diskonigi en via gepatra lingvo. Varman dankon.

G. F. DE RUYVER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de G. F. De Ruyver el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

El muzeo per muso

La Naskiĝo de Venera kaj la Printempo de Botticelli, la Anunciacio de Leonardo da Vinci, la Bapto de Kristo de la sama artisto kaj Verrocchio, la Bakĥo de Caravaggio, la Portreto de Eleonoro de Toledo de Bronzino: ne multas tiuj, kiuj en sia vivo sukcesis admiri de proksime ĉiujn ĉi majstraĵojn de la Renesanco. Sed bedaŭrinde la ekonomia krizo igas neloga tre oftan vojaĝadon al Italio.

Ĉu estas tamen amanto de arto, kiu ne farus ĉion ajn por fermi la okulojn kaj, tuj poste remalfermante ilin, troviĝi en Florenco, la naskiĝejo de renesancaj arto kaj arkitekturo, laŭeble ĉe ĝia eleganta kaj altvalora Galleria degli Uffizi?

Retpaĝaro

Bonan alternativon al teleportado proponas lastatempe la itala kompanio Haltadefinizione (www.haltadefinizione.com, itale, angle kaj hispane), entrepreno en la kadro de cifereca fotografado. Ĉe sia retpaĝaro ĝi publikigis „je difino plej alta” plurajn el la plej famaj renesancaj ĉefverkoj.

„Se vi mem ne povas iri al ili, ilin portas ni al via hejmo”, estas la slogano de la kompanio. Kaj ne temas pri troigo pro tio, ke la artverkoj alvenas hejmen ne karne-oste, sed komputile-ekrane.

Detaloj

Tio ne estas malavantaĝo, ĉar la kvalito estas bonega, tiel ke kiu ajn povas distingi – pli bone ol en la muzeo mem (pro la deviga sekureco-distanco kaj la kutimaj kunpuŝiĝoj) – la plej etajn detalojn de pentraĵoj renomaj en la tuta mondo: kaj ĉio ĉi senpage kaj per nura alklako.

Se tamen oni volas kalkuli la florojn piede de la botiĉeli-a Printempo aŭ la perlojn, kiuj kaŝiĝas tra la hararo de la dukino Eleonoro de Toledo, oni rapidu. Post la 29a de januaro nepros pagi por aliri la servon.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekologio paradokse

Estis bona ideo: biokarburaĵo por aŭtomobiloj. Benzino de agroj anstataŭ el bortruoj utilu al la klimato kaj reduktu ekspluaton de naftorezervoj. Sed kio aperas unuavide mediprotekta, je pli preciza esploro montriĝas foje malutila por la medio. Kiu zorgeme studas la efikojn de benzino el kolzo, palmoleo aŭ sukerkano, rapide devas konkludi, ke biobenzino tute ne estas ekologia.

Ĉu klimatprotekto?

La komisiono de Eŭropa Unio (EU) preskribis jam antaŭ kelkaj jaroj aldoni en benzinon kvin procentojn da etanolo. Nun EU altigis la aldonaĵon al dek procentoj. La germana registaro decidis plenumi tiun ĉi celon: ekde tiu ĉi jaro oni ofertas benzinon „E-10” (etanolo 10); benzino „E-5” haveblos nur ĝis 2013 en Germanio. Protestis jam maljunuloj, ĉar motoroj de malnovaj aŭtomobiloj parte ne povas digesti la novan benzinon; ili do devus aĉeti novajn aŭtojn aŭ novajn motorojn – por pensiuloj kun iliaj malaltaj enspezoj ofte ne pageblajn. La germana medi-ministro laŭdis la novan benzinon kiel „efikan kontribuon por klimatoprotekto”. Sed ŝajnas ke tiu ĉi aserto estis iom erara.

Nun la unuan fojon fakuloj elkalkulis, kiom efikos la dek-procenta celo de EU. Se ĝis 2020 dekono de la benzino originos el plantoj, tio pli multe damaĝos la klimaton ol uzado de fosiliaj karburaĵoj. La fakuloj do konkludas, ke tiom da etanolo perversigas la EU-celon. Tio tamen aperas paradoksa, ĉar EU preskribas ankaŭ, ke oni devas produkti biobenzinon mediprotekte. Sed la kreskanta bezono de etanolo devigas agrikulturistojn akceli kultivadon de plantoj. Ili povas aŭ pliintensigi rikoltojn sur la agroj – tio kostas sterkon kaj akvon, kio damaĝas la medion – aŭ ili ekstermas arbarojn, faras agrojn el herbejoj aŭ novaloj, por havi sufiĉe da terenoj por produktado de etanolo. Sed kiu forsegas arbojn kaj heĝojn, tiu produktas karbondioksidon. Do estiĝas eĉ pli da damaĝa gaso. Per aliaj vortoj: biobenzino estas pli noca por la klimato ol ordinara benzino.

Ignorataj avertoj

Tiu ĉi studaĵo ne estas la unua averto pri malbonaj faktoroj de biokarburaĵo, ĉar jam ofte sciencistoj atentigis pri malavantaĝoj. Sed oni ĉiam ignoris la avertojn de esploristoj kaj mediprotektantoj. Tro forta estis la lobio de agrikulturistoj, kiu provas egaligi la perdojn pro malaltaj prezoj por lakto kaj tritiko per produktado de plantoj por biobenzino. Tro fortaj estas ankaŭ la interesoj de agrar-industrio, kiu gajnas multan monon per etanolo el plantoj. Kaj ĝojas ankaŭ la automobil-industrio, kiu ne devas konstrui pli ŝparemajn motorojn.

Kion fari en tiu ĉi ekologie paradoksa situacio? Se ni ne volas komplete rezigni pri aŭtomobiloj, ni devas solvi la problemon per aliaj alternativaj energioj. Ekzemple ni povas esperi pri pli mediprotekta biobenzino el defalaĵoj de ligno kaj pajlo; tion oni nun intensive esploras, sed tiuj karburaĵoj estas ankoraŭ tre kostaj kaj ne jam tute maturaj. Intertempe helpus iom, konstrui vere ŝparemajn motorojn. Sed precipe ni klopodu, produkti pli kaj pli multajn elektro-aŭtojn, kondiĉe ke la elektro venas el renovigeblaj fontoj. Kaj fine ekzistas la plej mediprotekta eblo moviĝi: per bicikloj. Se ĉiuj uzus ilin almenaŭ por mallongaj vojoj, tio konsiderinde malŝarĝus nian medion – kaj utilus al nia sano.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Magia tapiŝo

Pere de indukto oni povas ŝargi elektran dentobroson sen konektilo. En Belgio la saman metodon oni povas uzi por ŝargi la baterion de elektraj veturiloj.

Flanders Drive estas entrepreno kun subteno de la flandra registaro por helpi projektojn rilate al novaj trafikteknologioj. Ĝi nuntempe provizos vojparton per indukta infrastukturo en la pavimo: per tia sistemo aŭtoj povos ŝargiĝi dum veturado.

Evidente tio ege pligrandigos ilian veturoradiuson. La sistemo servos por publikaj kaj por privataj transportiloj. Por privataj aŭtoj oni krome ellaboras hejman ŝargotapiŝon. Sufiĉas veturi sur ĝin por ŝargi la bateriojn.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fonto de beletro

Dum 26 jaroj la monata literatura revuo Fonto regalis siajn legantojn per literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj. Aperis en ĝi preskaŭ mil noveloj, pli ol du mil poemoj kaj multaj teatraĵoj kaj eseoj. Krom beletraĵoj aperis ankaŭ jen kaj jen recenzoj kaj aliaj artikoloj, rilataj al literaturo. Tiuj 26 jarkolektoj konsistigas do tre riĉan kaj diversskolan fonton de beletro.

La eldonanto de la revuo, la samnoma eldonejo Fonto, nun aperigis, en kunlaboro kun Esperanto-Asocio de Britio, komputilan DVD-diskon, kiu enhavas la tutan kolekton de la revuo Fonto (1980-2006) kiel JPEG-dosierojn: 312 numeroj, 11 812 paĝoj. Aro da HTML-dosieroj, legeblaj per iu ajn TTT-legilo, faciligas la aliron al la paĝobildoj. Estas aldonita ankaŭ alternativa prezento kiel PDF-dosieroj, kiuj eble taŭgas por iuj poŝlegiloj. La tekstoj estas perfekte skanitaj kaj bone legeblaj. La sola malavantaĝo de la disko: ne eblas serĉi difinitajn tekstojn aŭ vortojn ene de la revuoj. La PDF-dosieroj ja estas bildaj sed ne tekstaj.

pp
Fonto: Fonto, la beletra revuo. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, Barlaston, 2010. DVD-disko.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Vagadoj urbaj kaj mensaj

Eble vi legas ĉi tiun recenzon pri la novelo „Kiel vaglumo” de Willem Elsschot, ĉar vi vidis atentokaptan anoncon en la decembra numero de MONATO. La anonco promesas plurtavolan legaĵon, kiun oni povas malĉifri diversmaniere. Kiel ni rakontu pri ĝi, ne rompante la enigmon?

La leganton, tenantan la libron en la manoj, atendas nova elprovo: li trovas sufiĉe detalan enkondukon de Eric Rinckhout en la nederlanda lingvo kaj en Esperanto. Ĉu legi ĝin antaŭ la novelo kaj tuj ekkoni ĉefajn turnojn aŭ prokrasti la sugestojn ĝis la fino de la legado? Krom diversaj klarigoj, la enkonduko donas utilan informon pri la aŭtoro, fama flandra verkisto, kies vera nomo estas Alfons de Ridder (1882-1960).

Ni ne konsilas la libron al tiuj, kiuj ŝatas klaran rakontaĵon, aventurojn, ĝojan atmosferon. La novelo legiĝas malfacile pluraspekte: lingve, komprene, humore. Tamen ĝi havas multajn aludojn, vekas pensojn, faras demandojn kaj devigas serĉi respondojn.

La novelo mem estas tre mallonga, nur 35 paĝoj, kaj la historio estas tre simpla. Unu pluvan malserenan vesperon triopo de brunhaŭtaj maristoj akompanataj de loka loĝanto Laarmans, serĉas en Antverpeno unu virinon laŭ la adreso sur cigaredskatolo. Estas tre malmulte da aliaj agantoj, sed multe da pensoj, komparoj, rememoroj, revoj, provoj kompreni sin mem kaj siajn zorgatojn fare de Laarmans. La renkonto kun orientuloj pensigas lin pri familia vivo, pri amataj virinoj, pri rilatoj inter homoj, pri religioj kaj soci-aranĝo, ĉu aferoj estas realaj aŭ imagaj, ĉu ili estas gravaj aŭ ne.

La maldika libreto invitas al serioza pensado pri amo, vivo, socio. Pretaj sekvi mensajn vagadojn de la protagonisto legu „Kiel vaglumo”.

Anna kaj Mati PENTUS
Willem Elsschot: Kiel vaglumo. El la nederlanda tradukis Bert Boon. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2010. 56 paĝoj binditaj. ISBN 978-90-77066-45-4.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna kaj Mati Pentus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Kompensi mizeron ne eblas

En novembro 2010 Flandrio suferis pro la plej gravaj inundoj de la lastaj 50 jaroj. Multaj civitanoj ricevis la impreson, ke inundoj tiaj estas nova fenomeno kaŭzita de tera varmiĝo. Esceptaj inundoj tamen regule ripetiĝas kun ritmo inter 50 ĝis 100 jaroj. Esploroj de la universitato de Leuven [leŭvn] pri cent jaroj ne montras rimarkindan ŝanĝiĝon en la pluvokvantoj.

Fakte kulpas pri la inundoj erara planado inter 1960 kaj 1980. Tiam oni rektigis meandrajn riverojn, provizante ilin per altaj digoj, por ekuzi grundon, kiu antaŭe inundiĝis. Ĉie oni instalis kloakarojn kaj surmetis sur la teron betonon.

Domoj

Rezulte, la akvo ne sorbiĝas en la tero kaj tro rapide kolektiĝas en la plej malaltaj terenoj. Krome en la sama periodo oni ekkonstruis novajn domojn en lokoj, kiuj antaŭe inundiĝis.

Post inundoj en 1994 kaj 1998 oni ekkonsciis pri la erara politiko. Depost tiu periodo oni konstruis basenojn por kolekti troan akvon, laŭeble eĉ rekreis meandrojn, instigis al instalado de privataj pluvobasenoj kaj provis malrapidigi la forfluon de troa pluvakvo.

Damaĝoj

Evidente la ĝisnunaj rimedoj ne sufiĉis. Ripari iamajn hidrologiajn erarojn estas ege malfacile. La nuna katastrofo sendube instigos al pliaj iniciatoj. Tamen inundoj en esceptaj okazoj ŝajnas neeviteblaj, ĉar malhelpi damaĝojn en plej ekstremaj situacioj postulus tro grandajn infrastrukturojn kaj tro multekostus.

Pro tio la belga leĝo devigas asekurojn de loĝejoj repagi la kostojn de naturkatastrofoj, do ankaŭ de inundoj. Bedaŭrinde la asekuroj ne povas kompensi la homan mizeron.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Desegnu por mi ŝafeton

La Eta Princo (france Le Petit Prince) estas, certe, la plej konata romano de la franca aviadisto kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj iam ajn. Laŭtakse preskaŭ 100 milionoj da ekzempleroj estis distribuitaj, kaj pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn, faritajn de la aŭtoro mem. La romano inspiris eĉ kantistojn, kiel Mylène Farmer, kiu en la jaro 2000 vekis grandan atenton per sia Dessine-moi un mouton laŭ la fama eldiro de la eta princo komence de la libro: „Desegnu por mi ŝafeton”.

La verko entuziasmigis ankaŭ tradukistojn. Pli ol 200 diverslingvaj versioj estis eldonitaj. Unu el tiuj estas la esperantlingva traduko de Pierre Delaire. Ĝi aperis unue en 1961 en Orleano (Francio) kun nigrablankaj ilustraĵoj kaj poste, plenkolore, en 1984 en Montrealo (Kanado), funde reviziita de Delaire mem. Baldaŭ, tamen, tiu dua eldono elĉerpiĝis kaj La Eta Princo iĝis unu el la plej multe serĉataj verkoj.

Finfine nun, en la pasintjara junio, aperis la tria esperanta eldono, kun traduko denove reviziita fare de internacia skipo sub la gvidado de Francisko Lorrain kaj eldonita de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. La traduko estas flua, belstila, senriproĉa. La libro, fortike bindita, presita sur luksa papero kaj kompostita en tre agrablaj tiparoj, instigas al plia legado kaj foliumado.

La Eta Princo estas plena de eternaj valoroj” diras la dorsa kovrilo. Tiujn eternajn valorojn oni nepre havigu al si: belega (re)eldono de grandioza verko!

pp
Antoine de Saint-Exupéry: La Eta Princo. El la franca tradukis Pierre Delaire; lingve reviziis Francisko Lorrain, Marc Bavant, Davor Klobučar, Donald Broadribb kaj Simon Davies. Eld. Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France, 2010. 94 paĝoj, fortike bindita. ISBN 978-2-9507376-5-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Sciencfikcia verko iom leginda

Kvankam ne granda parto de nia literaturo, sciencfikciaj verkoj ne mankas. Ĉi tiu nelonga verko, efektive novelo, povus interesi legantojn de tiu literatura fako.

La temo estas iom komplika: raportisto iras al Meksiko por intervjui Trocki-n, dum okazis klopodo murdi tiun famulon. Mistera persono informas la raportiston, ke, tamen, ja eblas fari la intervjuon, malgraŭ la morto de Trocki. Dum longa, stranga, vojaĝo la raportisto informiĝas, ke la DNA de Trocki estis elprenita, purigita kaj povus esti metita en alian personon, tiel ke la personeco de Trocki reenkarniĝus.

Tamen tragedio, kiam ili renkontas „hoga”-n, fiaskas la entrepreno. „Hoga” estas monstra kvazaŭfiŝo, pri kiu estas bildo kaj diskuto fine de la novelo.

La gramatika karaktero de la traduko estas ofte nekontentiga, kaj ne mankas komposteraroj.

Mi mem ne multe ĝuis la rakonton, tamen pri gustoj oni ne diskutu.

Donald BROADRIBB
Jonas Lenn: La karna maŭzoleo. El la franca tradukis Emmanuel Desbrière, Florence Desbrière, Ginette Martin, kun helpo de Saliko. Eld. La Arĝenta Ŝlosilo (La Clef d'Argent), Aiglepierre, 2010. 48 paĝoj, gluita. ISBN 978-2-908254-83-9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rigardo sur la milito en Alĝerio

Unue, klarigoj pri la titolo de la libro: „Tuikero” estis la propra nomo de alĝeria harkio, amiko de la aŭtoro. „Harkio” estas ĝenerala alnomo de islamaj soldatoj alĝeriaj, kiuj batalis flanke de la francoj, kontraŭ alĝeriaj sendependismaj soldatoj dum la milito inter Francio kaj Alĝerio (1954-62).

Roger Condon estis 19-jara konskripto, kiu servis dum 21 monatoj en la franca armeo. La libro temas pri lia nuna memoro pri tiu konskripta sperto, surbaze de liaj notoj el tiu periodo plus nun nur pluenmensaj memoroj. Do aŭtobiografia verko, tre interesa kaj, krome, informa.

Malgraŭ la titolo Tuikero la Harkio kaj la cetero, la persono Tuikero preskaŭ ne rolas en la rakonto, kiu konsistas preskaŭ ekskluzive el „la cetero”. Tamen tiu „cetero” estas multenhava, kaj vere leginda.

Condon ne malŝparas siajn paĝojn per rakontado pri bataloj, atakoj kaj aliaj fimilitaĵoj (lia takso, krome ankaŭ mia). Anstataŭe li priskribas sian vivon dum tiuj jaroj, la multajn stultajn ordonojn faritajn de armeestroj, komforte sidantaj en Francio tute sen scio pri la realaj kondiĉoj, kiujn frontas la francaj armeanoj en Alĝerio; la neniam oficiale agnoskitan uzadon de metodoj, akceptataj ambaŭpartie, por ebligi ĉiutagan vivon sen danĝera interkonflikto ktp ktp.

La fiforlaso de la „harkioj” fare de la franca arme-administrantaro, tiel ke tiuj alĝeriaj franc-helpintaj harkioj suferis persekuton kaj murdadon en Alĝerio, pro tio ke la franca armeo memplaĉe „forgesis” ilin post la fino de la milito, forte skuas la senton de la aŭtoro pri la „civiliziteco” de la francaj agoj kaj principoj.

Kvankam, prave, kontraŭmilita, ĉi tiu libro konigas nur la vidpunkton de sia aŭtoro pri la ĉiutaga soldata vivo kaj ne tede ripetadas laŭ la maniero de propagandaj verkoj. Tial kaj por- kaj kontraŭ-milituloj povas ĝui la rakonton kaj kunsenti kun ĝia verkinto.

La libro estas tre fortike broŝurita. Oni tre zorge korektocele tralegis ĝin, tiel ke kritikinda estas nur la kvalito de la papero uzita.

Donald BROADRIBB
Roĝero Kondono (Roger Condon): Tuikero la Harkio kaj la cetero. Eld. Eldona Fako Kooperativo de SAT, (loko ne indikita), 2010. 150 paĝoj, kudre broŝurita. ISBN 978-2-918053-04-0, laŭ paĝo 6; 978-2-918053-02-6 laŭ la malantaŭa kovropaĝo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lirika politika pamfleto

Anstataŭ la tutgloba varmiĝo en la 2010aj komenciĝas same tutgloba malvarmiĝo kaj nova glacia erao. Rezulte Eŭropo kaj Norda Ameriko fariĝis teritorioj maltaŭgaj por la normala vivo, kulturo tie sovaĝiĝis ĝis la vakera nivelo, kaj plejmulto fuĝis al pli taŭgaj regionoj, kie (en la suda Ĉinio kaj Brazilo) post 50 jaroj formiĝis novaj florantaj centroj de la civilizo. La rifuĝintoj spertas kutiman malestimon kaj malbonan traktadon flanke de la indiĝena loĝantaro ...

Tio estas la scienc-fikcia fono de la ĉarma novelo fare de la franca verkisto Jerome Leroy, brile tradukita de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. La ĝenro de la novelo, tamen, ne apartenas al pura kaj rigora scienca fikcio, ĉar ĝi entenas ankaŭ fortan mistikisman komponanton – misteran influon al la herooj de belaj kristalaj objektoj, iam produktitaj en Lilo (iama norda Francio), kaj fariĝintaj siaspeca simbolo de ĉio bona, kio estas perdita en la senrevene forpasinta epoko – produktado de kristalo ja fariĝis forgesita arto.

La novelo estas verkita en lirika romantika etoso, estas leĝerstila kaj elvokas senton de profunda tristo. Samtempe ĝia tralego lasas certan senton de nefiniteco – eble, pro tio, ke ĝi estas sufiĉe malgranda, dum la problemoj tuŝataj en ĝi estas tre seriozaj, kaj pli detala prilaboro de ili povus kreskigi kaj profundigi la novelon ĝis nivelo de granda romano. La impreso, ke ĝi estas nur skizo de granda verko, aperas jam ĉe la komenco de legado kaj ne lasas onin ĝis la fino. Eble, tio estas granda avantaĝo de la verko, ĝuste al kiu la aŭtoro celis?

Malgraŭ la triste-lirika karaktero, la novelo estas esence politika satiro: ĝi malkaŝe primokas la mitan tutgloban varmiĝon promesitan de malhonestaj „sciencistoj” kaj politikistoj kaj montras la maljustan esencon de la nuna mondoordo per renverso de la interrilatoj inter la „sudaj” kaj „nordaj” popoloj – la lastaj eksentas neglekton kaj rasismon! Sed la du sencaj tavoloj de la verko – la lirika kaj pamfleta – neniel malhelpas unu al la alia, kaj eĉ trafe suplementas unu la alian! Ĝenerale, pro la brila lingvaĵo kaj bela enhavo la libro legindas por la plej postulema literatura frandulo, sed ĝin, pro malgranda amplekso, povas facile legi ankaŭ ĉiu homo, kiu timas dikajn volumojn kaj ankoraŭ hezite posedas la internacian lingvon.

Nikolao GUDSKOV
Jerome Leroy: Sonĝoj de kristalo. Arko 2064. Eldona Fako Kooperativa de SAT, loko ne indikita, 2010. 87 paĝoj, broŝuritaj. ISBN 978-2-918053-05-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Konkurso videble notinda

Paco, frateco. Du bazaj ingrediencoj por estonta socio, kiu estos – oni esperas – pli justa ol la nuna. Du idealoj, kiuj tre bone karakterizas dum pli ol duonjarcento internacian festivalon pri kanzonoj por infanoj, kies itallingva nomo estas Zecchino d'oro [dzekino], ora zekino.

Organizata ĉiun novembron en la itala urbo Bolonjo de la bonfara institucio Antoniano, fondita en 1953 de kvar katolikaj monaĥoj, tiu kermeso estas dissendata eŭrovizie de la ŝtata televidkanalo Rai Uno.

Kulturheredaĵo

Ĉu kanto-festivalo kiel multaj aliaj? Absolute ne. Fakte ĝi estas la sola televida elsendo rekonata de Unesko – apud centoj da monumentoj kaj urboj – kiel monda kulturheredaĵo. Atendas ĝin jaron post jaro milionoj da infanoj kaj gepatroj, kaj dum kelkaj tagoj haltas la kutimaj posttagmezaj elsendoj.

Partoprenas tiun muzikan eventon infanaj kanzonoj devenantaj kaj el Italio kaj el eksterlando. Nur ok el la proksimume 300 kantoj, kiuj alvenis en marto al la sidejo de Antoniano, sukcesis trapasi la ĉi-jaran selekton.

Spektantaro

Konkursaĵoj el ekster Italio – en 2010 el Japanio, Pollando, Filipinoj kaj Azerbajĝano – estas nur parte kantataj en la devenlanda lingvo. Plejparte ili estas tradukitaj italen, por ke la spektantaro povu kompreni.

Kutime la kanzonoj estas amuzaj kaj malseriozaj, kun gaja melodio kaj sprita teksto. Tamen neniam mankas kantoj, kiuj alfrontas problemojn pli profundajn: minoritatanan laboron, rasismon, perforton.

La kermeso daŭras preskaŭ semajnon. Ĉiun posttagmezon la kantistoj, elektitaj dum alia konkurso tra la tuta Italio kaj eksterlande, prezentas sian pecon, akompanate de la ĥoro de Antoniano. Voĉdonojn ili ricevas ne nur de la enstudia publiko, sed ankaŭ de la televidaj spektantoj, pere de telefona voĉdonado.

Muso parolanta

La elsendo estis dum longa periodo ligita al sinjorino Mariele Ventre, kiu dum jardekoj estris la koruson. Aliaj simboloj de la festivalo estis ĝia fondinto, Cino Tortorella, alinome Mago Zurlì, pro siaj iamaj magiaĵoj, kaj la amegata pupo Topo Gigio (muso parolanta, konata ankaŭ en hispanlingvaj landoj). Ilin tamen, en la lastaj jaroj, pro miskomprenoj kaj, ŝajne, ekonomiaj kialoj, oni sendanke forigis el la festivalo.

La konkurso en 2010 finiĝis per nekutima duobla triumfo: du kanzonoj, dediĉitaj respektive al laborema kamparano kaj al lerta ĉiofara patro, atingis precize la saman poentaron.

Indas mencii, ke ĉiujn enspezojn (ekzemple de la vendado de diskoj) ricevas bonfaraj organizaĵoj, kaj ke la finan premion – oran zekinon – oni aljuĝas ne al kantisto sed al la aŭtoro kaj komponisto de la venkinta kanzono.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝtato plej izolita

Antaŭ nelonge la civitanoj de Albanio kaj de Bosnio kaj Hercegovino akiris la rajton libere moviĝi tra la tiel nomataj Ŝengen-landoj de Eŭropo. Senrajta tiel restas nur Kosovo.

Kial? Ĉu ties civitanoj ne eŭropemas (en Gallup-enketo en 2009 pli ol 88 % de kosovanoj respondis „jes” al Eŭropo)? Ĉu en Kosovo ne agadas eŭropaj organizaĵoj, inkluzive de 10 000 soldatoj de KFOR kaj 2500 juĝistoj kaj policistoj de EULEX, eŭropa misio por starigi leĝaron? Ĉu en Kosovo ne cirkulas eŭro?

Jugoslavio

Antaŭ 20 jaroj la civitanoj de Kosovo, kadre de eksa Jugoslavio, rajtis libere vojaĝi tra Eŭropo kaj eĉ tie loĝi kaj labori. Tamen nun tiu ĉi plej nova ŝtato estas la plej izolita en la mondo. Ĝiaj civitanoj rajtas senvize moviĝi al nur kvar ŝtatoj: Albanio, Makedonio, Montenegro kaj Turkio. Kontraste, afganoj rajtas senvize moviĝi al 22 ŝtatoj, irakanoj al 23 kaj somalianoj al 24.

Eĉ bosnianoj loĝantaj en Kosovo ne rajtas per siaj pasportoj eniri Bosnion, kiu kiel Serbio ne rekonas ties pasportojn. Serboj loĝantaj en Kosovo iru al Beogrado por akiri serban biometrikan pasporton markitan per litero „K” por distingi ilin de „veraj” serboj.

Vizokotizo

Nur du el tri vizopetoj ĉe la malmultaj fremdlandaj konsulejoj en Priŝtino estas akceptitaj. Plue, ŝajne nur en Kosovo okaze de akcepto konsulejoj notas sur la pasporto per minuso apartajn Ŝengen-landojn, kiujn la vizoposedanto tamen ne rajtas eniri. Cetere la vizokotizo estas pli alta ol alilande, ĉirkaŭ 120 eŭroj.

En Kosovo loĝas ĉirkaŭ du milionoj da homoj, dum en balkanaj landoj orientaj kaj okcidentaj nun povas libere moviĝi ĉirkaŭ 50 milionoj. Kial Eŭropo timas? Kial ĝi ankoraŭ konsideras ĝin „nigra truo”, dum krimado kaj aliaj malagrablaĵoj tie malpli oftas (laŭ Gallup) ol en aliaj regionoj de la malnova kontinento? Certe Kosovo meritas egalan pritraktadon.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova prezidanto, novaj ŝancoj

Post pli ol tri prokrastoj la elekta komisiono en Gvineo okazigis duan prezidantan baloton. La kandidatoj estis tiuj, kiuj pleje sukcesis en la unua baloto, nome eksa ĉefministro Cellou Dallein Dialo kaj veterana opozicia kandidato Alpha Conde.

En la unua baloto prezentis sin 24 kandidatoj. Tiam Dialo ricevis ĉ. 30 % de la voĉoj kaj Conde 18 %, sed necesas pli ol 50 % por fariĝi prezidanto.

Temis pri la unua demokratia baloto en Gvineo post la sendependiĝo de Francio en 1958. Regis diversaj armeaj diktatoroj: dum 24 jaroj generalo Lasana Conte estris la landon kvazaŭ propran posedaĵon. Kiam li mortis en 2008, denove transprenis la registaron la armeo, subpremante la popolon.

Futbalejo

Pasintan septembron mortigis soldatoj pli ol 2000 homojn, kiuj en la nacia futbalejo pace manifestaciis por demokratio. Protestis la internacia komunumo kaj la tiama ŝtatestro, vundita en murdatenco, fuĝis al Maroko. La sekva ŝtatestro promesis demokratiajn elektojn.

Venkis en la dua baloto Conde, la plej konata kritikanto de la antaŭa reĝimo. Tiel oni esperis, ke ĉesos la armea regado kaj revenos al Gvineo paco. Tamen post la anonco de la rezulto protestis subtenantoj de Dialo kaj en la sekvaj tumultoj mortis deko da homoj. Proklamita estas krizo-stato.

La elekta komisiono anoncis, ke venkis Conde per 52 % de la voĉoj. Internaciaj observantoj raportis, ke la elektoj, en kiuj rajtis partopreni gvineanoj loĝantaj ekster la landlimoj, senfraŭde okazis. Conde, 72-jaraĝa, nun havas mandaton por pacigi la landon kaj enkonduki veran ekonomian kaj politikan progreson.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memorigilo aŭto-mata

Ornamas litovan ŝoseon monumento kreita per tri damaĝitaj aŭtomobiloj. Ĝia celo: memorigi la ŝoforojn unue, ke malprudenta stirado povas subite kaj draste ŝanĝi la vivon, kaj due, ke ĝentileco kaj singardemo survojaj neniom kostas kaj povas savi la vivon.

La monumento memorigas ankaŭ pri tiuj, kiuj pereis pro aŭto-akcidentoj. Estis periodo, kiam Litovio laŭ akcidentoj okupis la unuan lokon en Eŭropo. Nun ĝi okupas la duan lokon. La nombro de viktimoj falis lastatempe je pli ol 26 %, pli bone ol en Danlando (25 %) aŭ Estonio (24 %).

En 2010 denove falis la nombro de akcidentoj je 3,7 % kaj la nombro de pereintoj je 19,4 % kompare kun la sama periodo en la antaŭa jaro. La ĉefaj akcidento-tagoj en Litovio estas vendredo, sabato kaj lundo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gajni kontraŭ riĉegaj kontraŭuloj

La artikolo de Zlatko Tišljar Demokratio en postdemokratia socio (MONATO 2010/12, p. 10) estas tre interesa, sed la vero ne ĉiam estas tia. Ni havis voĉdonon por guberniestro ĉi tie en Kalifornio (ĉirkaŭ 38 milionoj da loĝantoj), kaj la kandidato, kiu elspezis plej multe, malgajnis. Industriistino Meg Whitman elspezis pli ol 144 milionojn da usonaj dolaroj de sia propra mono plus pliajn milionojn el aliaj fontoj. Ŝia ĉefa kontraŭulo, Jerry Brown, elspezis sume 24 milionojn da dolaroj kaj ricevis 54 % de la voĉoj, dum Whitman ricevis 41 %. Whitman elspezis ĉirkaŭ 36 usonajn dolarojn por ĉiu voĉo, kiun ŝi ricevis, dum Brown, la gajninto, elspezis nur ĉirkaŭ 4,50 por ĉiu ricevita voĉo. Ja eblas gajni kontraŭ riĉegaj kontraŭuloj.

Tom RUBINSTEIN
Kalifornio, Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tom Rubinstein el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dividebla nur post generacioj

Post 150 tagoj da politikaj intertraktadoj por formi novan registaron ekzistas ankoraŭ grandega distanco inter la vidpunktoj de la komunumoj en Belgio. La 21an de novembro 2010 la flandra televido elsendis programon pri la divideblo de Belgio, se la komunumoj ne plu sukcesus trovi interkonsenton.

Oni intervjuis 11 profesorojn pri la divideblo kaj ĝiaj praktikaj konsekvencoj. Ili konkludis ĉefe, ke la divido de Belgio en du aŭ tri ŝtatojn ja eblas, sed la realigo estos ege longdaŭra kaj multekosta. Neniu pensas pri revolucio, kaj do divido tia povos okazi nur per intertraktadoj.

Spekulado

Tiuj intertraktadoj tamen daŭrus eble dum generacioj, ĉar la vidpunktoj inter la komunumoj nun tiom diverĝas. En la transira periodo supozeble ĉiuj partneroj malriĉiĝus inter alie ankaŭ pro la riskoj de spekulado pro necerteco pri la estonteco.

Post la elsendo okazis debato kun reprezentantoj de ĉiuj iom gravaj flandraj kaj valonaj politikaj partioj. Evidentiĝis, ke nuntempe nur la ekstremisma Vlaams Belang deziras dividon. Aliaj partioj vidas kiel solan solvon pliajn intertraktadojn, kaj eventuale, sed evitende, novajn balotojn.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekonomio ekologia

La belga asocio Econopolis unuafoje kunmetis indicon koncerne la ekologion de la ekonomio en 27 eŭropaj landoj. Ĝi komparis ĉiujn landojn de Eŭropa Unio escepte de Malto kaj Kipro, sed aldonis Svislandon kaj Norvegion, ĉar tiuj du landoj ĉi-rilate elstaras.

Por kunmeti la indicon oni atentis pri jenaj kvin donitaĵoj:

transporto: kilometroj faritaj por ĉiu loĝanto kaj transporteblecoj uzataj por kargoj
energio: renovigebla energio kaj efika uzo
medio: biodiverseco
renovigo: patentoj pri verda teĥnologio
materialuzo: efika uzo de krudmaterialoj kaj pritrakto de rubaĵoj.

La donitaĵojn oni kolektis ĉe Eurostat, Unuiĝintaj Nacioj kaj Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). Econopolis intencas aktualigi la indicon ĉiun trimestron.

Jenas la rezultoj en novembro 2010:

Rango Lando Poentoj
1 Svislando 68
2 Luksemburgio 65
3 Norvegio 62
4 Danio 49
5 Svedio 48
6 Aŭstrio 47
7 Germanio 42
8 Nederlando 41
9 Britio 41
10 Irlando 37
11 Francio 37
12 Italio 35
13 Belgio 32
14 Finnlando 31
15 Hispanio 29
16 Portugalio 28
17 Latvio 28
18 Grekio 27
19 Slovenio 26
20 Slovakio 21
21 Ĉeĥio 21
22 Pollando 22
23 Hungario 20
24 Rumanio 20
25 Litovio 18
26 Estonio 15
27 Bulgario 13
Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Serba „kliko” ĉe albana foiro

Notinde partoprenis serbaj entreprenoj en la industria kaj komerca foiro „Klik Ekspo Klik” en la albana ĉefurbo Tirano. Ĉeestis la foiron, kiu funkcias jam de 17 jaroj, firmaoj el najbaraj, regionaj kaj eksterregionaj landoj inkluzive Iranon kaj Indonezion.

Tamen okulfrapis serbaj entreprenoj, des pli, ĉar dum multaj jaroj ekzistis inter Albanio kaj Serbio streĉaj rilatoj politikaj i.a. pro Kosovo. Laŭ Duŝan Jerkoviĉ, el la kompanio Velexpo, estis reprezentataj en la foiro 28 serbaj entreprenoj.

Kontraktoj

La varoj montrataj en la foiro inkluzivis nutraĵojn, ceramikaĵojn, trinkaĵojn, konstrumaterialojn, elektraĵojn, biciklojn kaj pumpilojn. Ene de kelkaj tagoj estis subskribitaj kontraktoj je valoro de 100 milionoj da usonaj dolaroj, kompare kun nur kvin milionoj antaŭ kvar jaroj.

Ĉi tiun kreskon ebligas la geografia proksimeco, helpata de novaj aŭtoŝoseoj, favoraj prezoj kompare kun grekaj kaj italaj komercantoj, bona kvalito kaj komuna strebo de ambaŭ landoj dezirantaj aliĝi al Eŭropa Unio.

Tiucele la albana registaro permesis serbajn civitanojn ekde aprilo 2010 senvize eniri la landon. Atendata estas reciproka paŝo deflanke de la serba registaro. Ankaŭ tio faciligos kunlaboron.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mitralo en la kuirejo

Kiam la germana ministro pri internaj aferoj, Thomas de Maizière, kristandemokrato, avertis en novembro, ke Germanio troviĝas antaŭ atako de islamismaj ekstremistoj, la polico gardis laŭsupoze endanĝerigitajn lokojn kiel stacidomojn kaj flughavenojn.

En la federacia lando Berlino Ehrhart Körting, la ministro pri berlinaj internaj aferoj, kaj socialdemokrato, ne volis aspekti malpli zorgema ol la konkurencpartia ŝtata ministro.

Instancoj

Körting siaflanke avertis la publikon, maksimume laŭvorte, tiel: „Se ni en la najbaraĵo rimarkas ion, kiel jen subite estas lokitaj tri iom strange aspektantaj homoj, kiuj neniam vidigas sin aŭ simile, kaj kiuj parolas la araban aŭ fremdan lingvon, kiun ni ne komprenas, tiam oni pripensu, mi kredas, ke oni informu la ŝtatajn instancojn, kio tie okazas.”

Pro tiu eldiro la politikisto rikoltis abundajn reagojn, ofendiĝojn, indigniĝojn kaj mokegojn. Kial ĝuste tri personoj? Kiam homo aspektas strange? Kiu germano tuj ekkonas la araban lingvon? Kiun fremdan lingvojn „ni” ne komprenas? Kio okazas ĉe tri homoj, kiuj ne vidigas sin?

Fremduloj

Ĉu bavaro en tipa kostumo en Berlino ne aspektas strange, kaŝas sin precipe en tribaj bierdrinkejoj, parolas lingvon, kiun prusoj ne komprenas? Kaj se tiaj fremduloj aperas eĉ triope, okupiĝante pri la hejma ŝatokupo, la sekreta fenestrumado (kuraĝa noktomeza tragrimpado de fenestro al la ĉambro de amatino)? Ĉu teroristoj?

Poste Körting per „ĝustigo” koncedis, ke la eldiroj estis „eble malkonvenaj”. Li klopodis precizigi sian alvokon: „Mi parolis pri seriozaj indikoj pri armiloj aŭ suspektindaj pakaĵoj, ne pri denuncado. Ne temas pri denuncado, se oni vokas la policon, vidinte novajn najbarojn umantajn kun mitralo en la kuirejo. Tio cetere validas ankaŭ por muzulmanoj en Berlino. Kiu hazarde aŭskultas en moskeo suspektindan interparoladon, tuj anoncu sin ĉe la sekurigaj instancoj.”

Kolegoj

Ankaŭ tiuj „klarigoj” ricevis la saman akcepton de la publiko kaj ne povis forviŝi la impreson, ke tiu ĉi funkciulo ne estas kapabla efike agi en kriza situacio. Kaj li vekas suspekton ankaŭ kontraŭ la kolegoj, kiuj pli lerte povas komuniki (aŭ kaŝi) siajn ideojn.

Estas malfacile distingi inter insida denuncado kaj informo al la polico, kiu povas eviti krimon. Pli malfacile estas taksi homon laŭ aspekto, konduto kaj lingvo. Plej malfacile, almenaŭ por politikistoj, ŝajnas esti komprenigi sin nemiskompreneble, eĉ se ili parolas „nian” lingvon.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Floras enklavo komunista

La vilaĝo Nanjie troviĝas en Linying, Henan-provinco, meza Ĉinio, kaj okupas 1,78 kvadratajn kilometrojn. Enirante la vilaĝon, oni kvazaŭ revenas al la periodo de la tiel nomata Kultura Revolucio, kiu furiozis dek jarojn en la tuta lando.

Meze de la granda placo Orienta Ruĝo alte staras blanka marmora statuo de Maŭ Zedong kun surskriboj sur la dorso: Maŭ Zedong estas ne dio, sed homo, tamen lia penso superas dion. Ambaŭflanke de la statuo gardostaras du gravmienaj milicanoj, kaj ĉirkaŭ la placo staras grandaj portretoj de Markso, Engelso, Lenino kaj Stalino kaj flirtas ruĝaj flagoj kaj sensaciaj sloganoj.

Sed ĉio ĉi eksmoda akre kontrastas kun moderna industria komplekso, ekoagrikultura parko, bela setlejo, perfekte ekipitaj lernejoj, infanĝardeno, amuzejo kaj hospitalo, kiuj estas bonorde aranĝitaj en la vilaĝo. Tie trankvile vivas pli ol 3000 homoj en bela kaj komforta medio.

Proprietaĵo

Ĉiu familio loĝas en samspeca apartamento kun elektraj aparatoj. Tamen la vilaĝanoj havas preskaŭ neniun proprietaĵon, ĉar la komunumo senpage liveras ĉion necesan por la ĉiutaga vivo. La vilaĝanoj atribuas la feliĉan vivon al la vilaĝestro Wang Hongbin, kiu kondukis la vilaĝon al ĝia sukceso.

En 1979 Ĉinio lanĉis novan politikon: reformadi en la interno kaj al la ekstero malfermi la pordon. La reformado estis provita komence en la kamparo. La socialisma principo „al ĉiu laŭ ties laboro” estis efektivigita per la enkonduko de respondeco-sistemo. Tiel familioj kontraktis pri produktado de difinitaj kvotoj sur asignitaj parceloj da tero, kun la rajto reteni ĉion super la kvoto, dum la terposedo restis kolektiva.

La registaro permesis al kamparanoj entrepreni brutobredadon kaj aliajn flankajn okupojn konvenajn al la lokaj kondiĉoj. Tio liberigis la kamparanojn el la sistemo de kolektiva produktado, kiu katenis ilin jam de dekoj da jaroj, kaj ĝi ekscitis la individuan iniciatemon. Post nur du jaroj la reformado atingis rimarkindajn rezultojn. Inter 1979 kaj 1981 la agrikultura produkto de Ĉinio kreskis averaĝe je 5,6 %, pli alte ol la nuraj 2,9 % dum la 20 jaroj inter 1958 kaj 1978.

Brikejo

Grandaj ŝanĝiĝoj okazis ankaŭ en la vilaĝo Nanjie. Por iom riĉiĝintaj vilaĝanoj la unua afero kompreneble estis starigi proprajn novajn domojn. Tiam venis en la kapon de la vilaĝestro Wang Hongbin la ideo starigi kolektivan brikejon, ĉar la produktaĵoj estas facile vendeblaj kaj la vilaĝo havas naturan avantaĝon. Li kunvokis estraranojn de la vilaĝo por interkonsiliĝi pri kapitalo de la brikejo.

Fine ili decidis anticipe oferti al la vilaĝanoj brikojn je konsiderinde pli malalta prezo, kaj al ĉiu familio estis permesite antaŭmendi maksimume 30 000 brikojn – sufiĉan kvanton por unu domo. Ene de tri tagoj la vilaĝo ricevis 350 000 juanojn, necesan sumon por starigo de la brikejo. La brikejo sukcese ekfunkciis kaj la vilaĝo kontrakte konfidis ĝian administron al individuo. Dum la postaj jaroj la brikejo tre prosperis.

Sed multaj plendis, ke la administranto multe profitas de la brikejo, tamen la vilaĝanoj ricevas preskaŭ neniom da avantaĝo. Tio pensigis la vilaĝestron Wang, kiu klopodis serĉi riĉigan vojon por siaj kolegoj. En 1986, konsiliĝinte kun aliaj estraranoj, li decidis reakiri la brikejon kaj meti ĝin sub la kolektivan administron.

Entuziasmo

La estraro alvokis, ke la vilaĝanoj redonu proprajn parcelojn al la vilaĝa komunumo, kaj promesis, ke tiuj, kiuj redonis proprajn parcelojn, estos engaĝitaj al kolektivaj entreprenoj kaj iliaj familianoj senpage ricevos porcion da nutraĵoj en ĉiu monato. Pro la sekureco de vivteno la vilaĝanoj respondis kun entuziasmo. La vilaĝo starigis entreprenojn pri nutraĵa prilaboro, kaj la produktaĵoj havis grandan debiton en la tuta lando pro relative malalta prezo. En 1989 la malneta produkto de tiuj entreprenoj atingis 21 milionojn da juanoj.

La disvolviĝo de la vilaĝo estas neimageble stranga. En la 1990-aj jaroj la vilaĝo ricevis grandsuman krediton el bankoj, kaj danke al tio la kolektiva ekonomio iris en periodon de rapida ekspansio. La vilaĝo starigis modernan industrian komplekson de 26 fabrikoj koncernaj al manĝaĵoj, kondimentoj, farmacio, trinkaĵoj, biero, presado, pakado ktp.

Parto de la produktaĵoj estas eksportataj al Rusio, Mongolio, Kanado kaj Usono. La industria prospero akcelis la disvolviĝon de agrikulturo. La vilaĝo establis ekokultivejon konsistantan el pli ol dek grandaj forcejoj faritaj el plej freŝaj materialoj, per la investo de 15 milionoj da juanoj.

Apartamento

La granda profito subtenis la konstruadon de la vilaĝa infrastrukturo. Dum la pasintaj jaroj la vilaĝo starigis kvartalon kun 900 apartamentoj, infanĝardenon, lernejojn, hospitalon, amuzejon kaj aliajn bazajn instalaĵojn. Ĉiu familio de la vilaĝo ricevis duĉambran aŭ triĉambran apartamenton kun hejmaj elektraj aparatoj laŭ la nombro de familianoj. Eduko, kuraco kaj ĉiuj aliaj servoj estas senpagaj por oficialaj membroj de la komunumo.

La vilaĝestro Wang diris, ke la fina celo de la vilaĝo estas anstataŭigi la privatan proprieton per la komuna kaj riĉigi la komunumon, tiel ke ĝiaj membroj ne havos eĉ unu cendon da deponaĵo. La distribuo al la vilaĝanoj konsistas el salajro kaj provizo, interalie la salajro okupas nur 30 %.

Riĉigo

En 2009 la pokapa distribuo kalkuliĝis al 6700 juanoj. Wang diris, ke la vilaĝa estraro sin dediĉas al la komuna riĉigo, la komunumo pliigos kaj altigos la provizon al siaj membroj por fine realigi la publikan posedantecon de ĉiuj rimedoj de la produktado kaj vivo.

Pro sia granda sukceso la vilaĝo estas honorita kiel Ekologia Vilaĝo kaj unu el la Dek Vilaĝoj de Ĉinio. Ĝi fariĝis modelo lernata de aliaj vilaĝoj kaj altiras fremdulojn. Multaj dungitoj de la vilaĝo revas akiri la „verdan karton”, tamen tio estas tre malfacila, ĉar ĝin rajtas peti nur tiuj, kiuj jam laboris 10 jarojn en la vilaĝo kaj estis honoritaj kiel avangarda laboranto. Dum la pasintaj 20 jaroj nur pli ol 300 fremduloj sukcese fariĝis oficialaj membroj de la vilaĝo.

Egalismo

Laŭ statistiko la kolektiva ekonomio de la vilaĝo 2100-obliĝis dum pli ol 20 jaroj. Iuj demandis, ĉu la evoluo de la vilaĝo kiel popola komunumo estas daŭrigebla? Neniam ĉesis disputo pri la vilaĝo malgraŭ la fakto de granda sukceso. „Ĝia nocio pri la valoro estas malmoderna kontraste kun la nuna merkata ekonomio kaj ne konformas al la sociaj cirkonstancoj, ĉar ĝi praktikas egalismon kaj malpermesas al siaj membroj partopreni en la merkata konkurenco,” diris profesoro Xia Xueluan el la Pekina Universitato.

Li aldonis: „Grava faktoro de la sukceso estas bona gvidanto, kiu ĝuas absolutan aŭtoritaton en la vilaĝo, ĉiuj obeas lin kaj volas sekvi lin, kaj ĝuste pro tio la vilaĝo restas prospera.”

Tamen Wang estas trankvila kaj memfida vizaĝe al kritikoj kaj mokoj. Li diris, ke la mondo estas malsaĝula, la malsaĝuloj subtenas kaj kreas ĝin, kaj fine ĝi apartenas al la malsaĝuloj. Tiu filozofia parolo eble povus klarigi, kial la vilaĝo persistas en sia vojo.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gratulon kaj dankon

La informo, ke Stefan Maul, nia konata kaj aminda ĉefredaktoro, rezignis pri sia funkcio, certe ne ĝojigis min, sed la fakto pri posteulo taŭga kaj multvalora kuraĝigas min ege. Paul Gubbins estas multfaceta persono, ne nur modesta, klera kaj komunikiĝema, sed ankaŭ tre kvalita en la ĵurnalisma kampo. Mi gratulas kaj dankas elkore amikon Stefan pro lia notinda kontribuo al la revuo, esperante ke liaj sugestoj kaj konsiloj ne mankos, same kiel liaj artikoloj. La novan ĉefredaktoron, amikon Paul Gubbins, mi bonvenigas, kaj cetere mi ege dankas lin pro lia granda helpo ankaŭ al mi kiel kunlaboranto.

Bardhyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kipro eksportas, Ĉinio importas

Kion eksportas la malgranda Kipro al la mondo? Jam delonge forpasis la tempo, en kiu la lando fosis kaj eksportis kupron, metalon kies nomo signifas ĝuste „kiprodevena”. Pro la sama kialo cetere la insulo aperas kuprokolora centre de la propra flago. Tamen, ankaŭ la nuntempa Kipro havas kelkajn produktojn por eksporti.

Ne nur citrusoj

Ties pampelmusojn kaj aliajn citrusojn oni trovas jam en tuteŭropaj fruktovendejoj, sed ne estas konate, ke en tiu mez-orienta landeto aktivas ankaŭ rimarkinda farmacia industrio. Nur en la urbo Limasolo ekzistas tri kompanioj, kies instalaĵoj donas laboron al centoj da homoj, sciencistoj kaj simplaj laboristoj. La medikamentojn oni vendas tra la tuta insulo, sed ankaŭ eksterlande: kiom ajn nekredebla tio aspektas, unu el la ĉefaj importantoj de kipraj kuraciloj estas Ĉinio, la lando en kiu, laŭ ofta supozo, hodiaŭ estas fabrikata ĉio ajn.

Pro serĉado de laboro

Tiu komerco tre utilas al la ekonomio de Kipro, kiu ne dependu sole de turismo. La plej malnova kompanio estas Medochemie. Ĝi komencis agadi en 1976, por helpi la gekipranojn kiuj, perdinte sian tutan havaĵon pro la tragikaj faktoj de 1974, senespere serĉis laboron kaj elmigris al ne-okupitaj urboj de la sudo. Nuntempe Medochemie disponas pri naŭ grandaj instalaĵoj, el kiuj unu troviĝas en Nederlando. En ili laboras 1200 personoj, pliparte sciencistoj. La kompanio havas 19 eksterlandajn oficejojn, promociantajn ties 3800 ekvivalentajn aŭ ĝeneralajn medikamentojn (t.e. medikamentoj kies patentprotekto forfalis kaj kiuj povas esti kopiataj de iu ajn), divideblajn en dek kuracilajn kategoriojn. Krom la kipra registaro, eĉ EU trifoje premiis tiun kompanion.

Tuj poste indas mencii la firmaon Remedica. Malfermita en 1980, ĝi estas malpli granda ol Medochemie kaj kun siaj 480 produktaĵoj, inter kiuj analgeziloj kaj vitaminoj, ĉefe strebas al la ekstera merkato. Danke al nebridebla kresko, ĝi ĉeestas en pli ol cent landoj ĉiukontinentaj, kaj pretas jam malfermi sian duan instalaĵon. Rimarkindas, ke ĝi provizas ankaŭ neprofitcelajn organizaĵojn, kiel Monda Organizaĵo pri Sano, Unicef kaj Kuracistoj sen landlimoj.

Perbuŝaj kuraciloj

La tria farmacia fabriko de Limasolo nomiĝas Vogen Laboratories Ltd. Fondita en 1985, ĝi limigas sin al la produktado de perbuŝaj kuraciloj, kiel antibiotikoj, antisepsaĵoj kaj kontraŭinflamaj medikamentoj. Kvankam malpli konata ol la aliaj du kompanioj, ĝi paradas per volumeno, kiu varias inter 1 kaj 2,5 milionoj da usonaj dolaroj jare.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Obama silente aprobas

Vi eble jam bone konas mian favoran, eĉ entuziasman simpation al Obama. Mi tolereme akceptis liajn diskutindajn kompromisajn cedojn al la „ŝtat-intereso” koncerne al Gvantanamo, iraka kaj afgana militoj, bankistaj kanajlaĵoj, sanitara servo, petrol-esploroj kaj similaj, ĉiam pensante „nu, li devas adaptiĝi al la majoritata pensmaniero de la usonanoj.” Nu, pli bone akcepti etan malbonon, ol pli grandan malfeliĉon ...

Sed ĉio havas limon. Nun ni ŝokite legas, ke lia ministro pri eksterlandaj aferoj Clinton asertas, ke Berlusconi – la nuna okcidenta Bokasa – estas „multevalora, nemalhavebla amiko-aliancano de Usono”. Kaj Obama ... silentas, do aprobas.

Ne, tion ni ne povas akcepti! Jam en la 30aj jaroj Churchill, pro „ŝtat-intereso”, proklamis Mussolini „granda nemalhavebla ŝtatisto”, pro tio, ke li stabiligis la eŭropan situacion, haltigante la komunistan komploton.

Kaj nun li, ĝuste li, Obama, elektita pro la entuziasma favoro de homamasoj strebantaj al almenaŭ iom da socia justeco – fakte aprobas, laŭdas, akceptas – pere de sia ministro pri eksterlandaj aferoj – la fiegan agadon de malestiminda mafiano – simila al la itala Al Capone – pro tio, ke li stabiligas la eŭropan situacion, evitante financan katastrofon! Kaj li kovarde silentas! NE! Tio estas nekomprenebla, nepardonebla!

Ni, sanmensaj italoj, suferegas pro la krima agado de Berlusconi, tiu narcisisma seksmania ŝakristo, kiu minacas renversi nian liberalan konstitucion kaj starigi sud-amerikeskan banandiktaturon, por senĝene daŭrigi siajn „sovaĝajn noktajn orgiojn” (laŭ priskribo de usona ambasadoro) ... Kaj li, Obama, nia heroo, nia ideala ŝtatisto, aprobas, laŭdas, dankas tian kanajlon! Kion alian esperi? Kion alian kredi? Se tia estas la realo: nenia espero por la homaro!

Ŝokite, indigne, triste.

Sen Rodin
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sen Rodin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gratulojn al Yves Nicolas

Gratulon kaj dankon al Yves Nicolas pro lia inteligenta analizo de la francaj protestoj kontraŭ la prokrasto de la emeritiĝa jaro de 60 ĝis 62 (MONATO 2010/12, p. 14-15). Estis facile por eksterulo iom malestimi tiujn protestojn, ĉar, kiel Nicolas mem diras, la ŝanĝo estas fundamente prava decido. Nicolas multe helpis min kompreni la verajn, legitimajn bazojn de la protestoj. Gratulon kaj dankon ankaŭ al MONATO, kiu per tiaj artikoloj ebligas komprenon de alilandaj eventoj, komprenon, kiun mi ne akiris pere de usonaj kaj eŭropaj ĵurnaloj.

Bruce SHERWOOD
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce Sherwood el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gratulojn al Yves Nicolas (2)

Mi volas gratuli ĉiujn pro la interesa enhavo, vere mult-devena (ne nur eŭrop-devena!), de la decembra numero de MONATO. Krome, mi plene konsentas kun Yves Nicolas pri lia analizo koncerne la ok amasajn surstratajn manifestaciojn en Francio kontraŭ la projekto – nun leĝo – pri la reformo de la emeritiĝosistemo. De pli ol dek jaroj kreskas la maldungado, pliriĉiĝas la riĉuloj kaj la sinsekvaj registaroj malmuntas, unu post la alia, la sociajn akiraĵojn. La francaj civitanoj ne rezignis; tion ekkonscios Sarkozy almenaŭ en 2012, okaze de la prezidanta balotado!

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eksportitaj: armiloj kaj malamikeco

Armiloj trovitaj en pli ol 20 konteneroj en haveno en Lagoso, la komerca ĉefurbo de Niĝerio, endanĝerigas la rilatojn inter Niĝerio kaj Irano. Antaŭe la du ŝtatoj ĝuis amikajn rilatojn, sed nun regas situacio diplomatie malfacila.

Sekurecaj agentoj kaj doganistoj tuj informis la federacian registaron pri la armiloj. Plia enketo kaj esplorado malkovris, ke la konteneroj devenas el Irano, kaj ke la armiloj celas Mez-Orienton. Sekvis diplomatiaj kontaktoj kaj intervenoj.

Ministro

La niĝeria registaro, pere de la ministro pri eksterlandaj aferoj, Ajein Ajumogobia, kontaktis la iranan registaron kaj raportis la aferon al la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Por eviti damaĝon al la rilatoj inter Irano kaj Niĝerio, la irana registaro permesis al niĝeriaj sekurecaj agentoj eniri sian ambasadorejon por intervjui funkciulojn. Tiel oni malkovris, ke oficisto ĉe la irana ambasado en Abuja aranĝis la transportadon de la armiloj. La kulpanto estis tuj transdonita al la niĝeria sekureca servo.

Ligoj

Irano tuj revokis sian ambasadoron kaj petis pardonon. Tamen aliaj afrikaj registaroj kondamnis Iranon. Ekzemple Gambio, kiu havas intiman rilaton kun Niĝerio, nuligis siajn diplomatiajn ligojn kun Irano kaj ordonis al siaj reprezentantoj tuj forlasi la landon.

Kelkajn semajnojn poste oni denove malkovris en Lagoso konteneron el Irano, ĉi-foje enhavantan 130 kg da heroino kaŝita inter aŭto-partoj. Denove esploris niĝeriaj agentoj, kiuj arestis la kulpanton. Sendube tiu ĉi lasta malkovro ne helpos restarigi la rilatojn inter Irano kaj Niĝerio.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Volo de la popolo?

Jomo Ipfelkofer (MONATO 2010/12, p. 12) provas pritaksi eksterparlamentajn eventojn en Germanio. Volonte mi plendus kun li pri misstrukturoj en la socio kaj la politika vivo, se liaj vidpunktoj, liaj akuzoj kaj postuloj estus malpli unuflankaj, partiaj, simplasloganaj. Ne intencante aldoni ekvilibrigajn komentojn al liaj konstatoj (jam ja rezistinte komenti kelkajn similajn liajn pasintece), mi nur volas averti kaj montri, kiakoloraj estas liaj okulvitroj. El la lasta kontribuo lia oni povas dedukti, ke laŭ Ipfelkofer statas tiel:

Morale bona estas rezisto kontraŭ politikistoj, se ĝi direktiĝas kontraŭ „kristandemokrataj konservativuloj”, kiuj „kutime ne volas ŝanĝi lernejan sistemon”, pelas la policon ataki pacajn manifestaciantojn kaj „perfidas la volon de la popolo” – vidu Stutgarton.

Malmorala estas rezisto kontraŭ la celoj de verdula ministrino, ĝi estas eĉ renverso de la parlamenta demokratio, aparte se ĝi venas el riĉaj kvartaloj, de „arkitektoj, advokatoj, kuracistoj kaj bankistoj”, tio estas „alianco de konservativa etburĝaro” (tiel!) – vidu Hamburgon.

Do tia dumezura taksado dependas ne de faktoj, sed de individuaj sentoj kaj preferoj, kio en gazeto aperu eble sub Opinio, sed ne kiel objektiva raporto. Kaj artikolisto traktu nociojn kiel „demokratio”, „volo de la popolo”, „justeco”, „ŝancegaleco” tre prudente. Ilia signifo povas oscili inter vakua vorto kaj mortiga bastono.

La aktuala situacio en Germanio meritus pli sobran analizon, almenaŭ se temas pri informado de mondvasta publiko.

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lando parfumita

Flareblas Litovio danke al parfumo, kiu – laŭ la kreintoj – unike en la mondo simbolas tipajn naciajn trajtojn. „Odoro de Litovio” estas produktita de la franca kompanio „Galimard” kiel, laŭdire, favora, emocia kaj originala simbolo de la lando.

La parfumo, laŭ la kreintoj, entenas la tutan historion de la lando, inkluzive de la naturo, spertoj, atingoj kaj venkoj de la popolo. La superaj nuancoj de la odoro spegulas, kiaj estas la litovoj: ili vivas en ĉirkaŭaĵo de verda naturo, havas komfortajn urbojn, uzas modernajn teknologiojn kaj estas kleraj.

Pagana

La mezaj nuancoj montras, kiaj la litovoj estis kaj estas dum jarcentoj: favoraj al tradicioj kaj historia-kultura heredaĵo, laboremaj, kuraĝaj kaj kreemaj. La bazaj nuancoj indikas la fieron de la litovoj pri sia plej antikva hindeŭropa lingvo, pri sia plej malnova kaj plej granda balta lando kun pagana pasinteco, kaj pri sia toleremo por aliaj popoloj kaj religioj.

„Odoro de Litovio” freŝigas ĉambrojn, meblojn, tapiŝojn kaj kurtenojn. Ĝi vendeblas tie, kie oftas eksterlandanoj, por ke tiuj portu hejmen odorantan suveniron pri sia vizito.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brigadistoj min-acitaj

Minitan terenon, ne simple malbonstatan straton, eniris membroj de la grek-kipra fajrobrigado, kiam ili eniris la bufrozonon dividantan Kipron, por estingi incendion.

La rado de aŭtopumpilo, traveturante kampon, trafis minon, kiu eksplodis. Bonŝance nur unu homo estas leĝere vundita, sed damaĝitaj estas tri kamionoj. La kvin fajrobrigadistoj devis atendi en la minita kampo kvin horojn, ĝis savis ilin senminigistoj de Unuiĝintaj Nacioj, la organizaĵo, kiu administras la bufrozonon.

Enketo

La nerimarkita minita tereno, en zono zorge kontrolata kaj oficiale deklarita senmina, konsternis la grek-kiprajn aŭtoritatojn, kiuj malfermis enketon por malkovri, kiu pri la minoj respondecas.

La bufrozono, aŭ tiel nomata verda linio, senhomas ekde 1974, kiam Kipro estis dispartigita en grekan kaj turkan partojn.

Roberto PIGRO/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Proksima kubuto, sed ne por la buŝo

Post kiam falis la komunista reĝimo en aprilo 2009, Moldavio trairis gravan periodon en la historio de la juna ŝtato. En novembro 2010 moldavoj frontis alian malfacilan ekzamenon: balotojn parlamentajn. Do la kvaran fojon post la aprila revolucio okazis elektoj.

Du demandoj igis la elektojn interesaj: ĉu venkos denove la komunista partio, kaj ĉu eblos atingi sufiĉe da voĉoj, por ke parlamentanoj povu elekti prezidanton de la respubliko?

La malfacila ekonomia kaj socia situacio en Moldavio signifis, ke neniu partio akiris sufiĉajn mandatojn por memstare regi. Jenas la rezultoj: Komunista Partio: 39 % (43 mandatoj); Liberal-Demokratia Partio: 29 % (31); Demokratia Partio: 12 % (15); Liberala Partio: 10 % (12 mandatoj).

Alianco

Formiĝis do Alianco por Eŭropa Integriĝo (AIE) konsistanta el Liberal-Demokratia Partio, Demokratia Partio kaj Liberala Partio. Tamen en 101-membra parlamento la alianco disponas pri nur 58, dum necesas 61 por elekti prezidanton.

Ne eblas kalkuli je tri kromaj voĉoj el komunista flanko. La tri aliancaj partioj jam diris, ke ili ne kunlaboros kun komunistoj. Same kiel la komunistoj, kiuj dum sia regado ne povis „aĉeti” la mankantajn voĉojn, ankaŭ aliancanoj ne povos elekti prezidanton.

Verŝajne do Moldavio restos denove sen ŝtatestro. Eble daŭros la krizo ĝis venontaj balotoj.

Pan GAVRILAN/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pan Gavrilan/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tunelo anstataŭ ĥaoso aŭ ĉu nur ĥaoso?

Konataj en Germanio estas la rakontoj pri la fikcia urbo Schilda [ŝilda] kaj ties civitanoj. Ili ofte montras strangan solvon por problemoj, pli precize: strangan kreon de problemoj.

Kiam la ŝildanoj konstruas novan, pompan urbodomon, la arkitekto forgesas la fenestrojn kaj en la urbodomo estas tute mallume. Tiam la ŝildanoj provas kapti la sunlumon per siteloj kaj enporti ĝin, kompreneble sensukcese. Iam ili volas esti sendependaj de multekosta aĉeto de salo. Ili decidas mem kulturi salon kaj „semas” salon, disverŝante ĉarplenon da salo sur la urban kampon. La rikolto ne sukcesas, ĉar ili rikoltas nur urtikojn.

Ĉar sur la urba muro kreskegas herbo, kelkaj proponas, ke bovino formanĝu ĝin. Ili volas levi ĝin sur la muron kaj tial metas ĉirkaŭ ĝian kolon ŝnuregon, kiu fine strangolas la beston. Por protekti la valoran preĝejan sonorilon, ili kaŝas ĝin en lago. Por memori, kie ili subakvigis ĝin, ili eltranĉas noĉon en la lignan randon de la boato. Poste ili ne plu trovas la sonorilon. Kolere ili fortranĉas la noĉon.

Arbotrunkoj

La ŝildanoj bezonas trabojn kaj tial dehakas arbojn. Portante ilin laŭlonge de la muro, ili konstatas, ke la arboj estas tro larĝaj por la pordego. Ili dekstre kaj maldekstre detruas la muron kaj sukcesas porti la arbotrunkojn en la urbon. Nur nun ili ekkomprenas, ke ili ja povis porti la trunkojn laŭ la longo tra la pordego. Tuj ili reportas la trunkojn antaŭ la urbomuron, riparas la muron kaj denove enportas la arbojn tra la pordego.

Kial mi skribas pri tiuj rakontoj? Mi vivas en urbo, kiu ege konkurencas kun la ŝildanoj. La tiel nomata reĝoplaco – germane „Königsplatz” [kéniksplac], kvankam jam de pli ol 90 jaroj ne plu estas monarĥio – estas centro de publika trafiko. Ĉiuj tramaj kaj multaj busaj linioj uzas la placon kiel centran ŝanĝostacion. La fervoja ĉefstacidomo, kiu bezonas renovigon, situas kelkcent metrojn for.

Tramlinio

Antaŭ malmultaj jaroj la magistrato proponis ŝtatajn subvenciojn por rekonstruigi kaj modernigi kaj la placon kaj la stacidomon kaj la tramlinion, kies reloj nun kondukas preter la stacidomo. Estus pli taŭge, se la tramo haltus rekte sub la stacidomo. Komenciĝis intertraktoj kun federaciaj kaj fervojaj kaj aliaj instancoj.

La opozicio kontraŭis kaj iniciatis publikan voĉdonadon, postulante „tunelon anstataŭ ĥaoso”. Venkis la opozicio ne nur en la voĉdonado sed ankaŭ en la sekvaj balotoj. Tute nova kandidato, kiu antaŭe neniam estis en politiko, kiu eĉ ne estis membro de la lin subtenanta kristan-sociala partio, konkeris la seĝon de ĉefurbestro.

Projektoj

Nun montriĝas, ke la projektoj de la malnova magistrato ne estis malbonaj sed, male, pli bonaj ol tiuj de la nova. La opinio de la ĉefurbestro pri la projektoj tiel ŝanĝiĝis, ke li nun faras la samon, kiel la antaŭaj planis.

Spertulo proponas lasi la centron senaŭtomobila, konduki trafikon ĉirkaŭ la urbocentro kaj pligrandigi la zonon por piedirantoj. Tuj organiziĝis nova protesto cele al aŭtotunelo. La ĉefurbestro, kiu dum la balotkampanjo mem varbis por „tunelo anstataŭ ĥaoso” nun tute kontraŭis tunelon.

Banejo

Okazas pliaj „ŝildecaj” eventoj. Pro manko de mono por ripari urbomezan banejon, juvelon de secesia stilo, la ĉefurbestro proponis ĝin fermi. Kolektiĝis kontraŭ la decido 16 000 subskriboj. Kiam la iniciatintoj donis la subskribojn al la ĉefurbestro, ankaŭ tiu subskribis, aliĝante al la „volo de la popolo”.

Simile la urba teatro. Nove rekonstruita en 1952, ankaŭ ĝi bezonas riparojn. La magistrato proponis okazigi spektaklojn dum la riparperiodo en granda kontenero. Protestis aktoroj kaj publiko. Sed kiam grupo de 50 aktoroj vizitis magistratan kunsidon, la magistratanoj post kvar horoj prokrastis la decidon, ĉar jam atendis 150 vizitantoj pro alia afero.

Vidlinioj

Ankaŭ la nove konstruita glacisportejo ne akcepteblas. Spektantoj konstatis, ke pro malbonaj vidlinioj ili ne bone povis rigardi la ludareon. La arkitektoj promesis plibonigojn, volante interalie levi la glacisurfacon. Sed tiu solvo kontentigas nek la magistraton nek la zelotojn de la glacihokea teamo.

Ankoraŭ ne estas respondita la demando, kiu respondecas kaj kiu pagas pro la diversaj fuŝoj. Intertempe mi daŭre legas anekdotojn pri la Schilda-anoj. Konsolas min, ke en aliaj urboj kaj aliaj tempoj okazis similaj aferoj.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ni konservos la afiŝojn!

Milo da homoj – laŭ organizantoj – manifestaciis en decembro en Vilanòva de Magalona (Okcitanio), post kiam kortumo en Monpeliero verdiktis demeti okcitanlingvajn afiŝojn, kiuj anoncis la urbon al veturantoj.

Politikistoj lokaj, regionaj kaj eŭropaj, kaj reprezentantoj de kulturaj organizaĵoj de la tuta Okcitanio, kunvokitaj de la federacio de okcitanlingvaj lernejoj Calandreta, subtenis la urbestron Noël Segura, kiu decidis malobei la kortuman verdikton. Segura asertis, ke li apelacios kaj faros ĉion ajn, sed nenial demetos la okcitanlingvajn afiŝojn.

Katalune

Manifestaciantoj koncentriĝis antaŭ la urbodomo, sur kies balkono elstaris kopio de la afiŝoj malpermesitaj de la franca justico. Diversaj urbestroj kaj aliaj elektitaj politikistoj parolis france kaj okcitane. Tiuj de la katalunlingva departemento Orientaj Pireneoj parolis katalune.

Sub la voko „gardarem los pannèus” (ni konservos la afiŝojn) kaj „per la lenga occitana” (por la okcitana lingvo) manifestaciantoj marŝis ĝis unu el la afiŝoj ĉe eniro de la urbeto. Ili reiris en la urbodomon, kie aperitivo kaj manĝeto estis proponataj.

Ekstremnaciisma

La kortumo de Monpeliero akceptis la sintenon de la t.n. Respublika Movado por Publika Bono (Mouvement Républicain de Salut Public). Tiu ĉi franca organizaĵo, ekstremnaciisma, postulis la demeton de la tri okcitanlingvaj afiŝoj sub tiuj, kiuj anoncas la urbonomon en la franca lingvo Villeneuve lès Maguelone.

En sia verdikto diris la juĝisto, ke la franca estas la lingvo de la Respubliko kaj ke ĝi estas uzenda en ĉiuj publikaj informoj. Li opiniis krome, ke okcitanlingvaj afiŝoj kreas konfuzon al veturantoj alvenantaj en la urbeton.

Rekono

Manifestaciantoj postulis leĝon por la t.n. regionaj lingvoj kaj konstitucian rekonon de la lingva diverseco en la franca respubliko.

Francio ankoraŭ ne ratifis la Eŭropan Ĉarton pri Minoritataj Lingvoj, opiniante, ke ĝi kontraŭas la duan artikolon de la franca konstitucio. Tiu tekstas, ke la lingvo de la Respubliko estas la franca.

Ferriòl MACIP I BONET

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ferriòl Macip i Bonet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Junaj virinoj for de la amo

Mia najbaro havas belan filinon pli ol 28-jaraĝan. La knabino ĉiam havis bonajn notojn en ekzamenoj, ĉu en elementa lernejo, ĉu en gimnazio. Fine ŝi sukcese trapasis ekzamenon por eniri universitaton. Ĝuste pro tio ŝiaj gepatroj fieris.

Antaŭ kvar jaroj la filino diplomitiĝis kaj pro ŝia bonedukiteco kaj saĝeco facile trovis kontentigan laboron ĉe granda kompanio. Certe ŝia salajro estas sufiĉe alta kompare kun tiuj de ŝiaj samgeneracianoj. Nun ŝi laboras en alia urbo kaj nur dum la printempa festo, la plej grava tradicia festo por ĉinoj, vizitas sian familion.

Sano

Lastatempe ŝiaj gepatroj maltrankviliĝas kaj eĉ ĉagreniĝas pri sia filino. Nek pro ŝia sano, nek pro ŝia laboro, sed pro ŝia nefianĉiniĝo.

Laŭ la ĉina leĝaro 20-jara knabino rajtas edziniĝi. Krome, laŭ la ĉina tradicio, 25-jara knabino jam estu edzino. Tamen nuntempe multaj junaj virinoj en tiu ĉi aĝo eĉ ne havas fianĉon, precipe en grandaj urboj. Amaskomunikiloj informas, ke en la ĉina ĉefurbo Pekino vivas ĉ. 650 000 virinoj needziniĝintaj. Preskaŭ ĉiuj estas saĝaj kaj bonedukitaj kaj havas bonajn laborkondiĉojn.

Fianĉoj

Ĉu la nombro de virinoj estas pli granda ol tiu de viroj en Ĉinio? Certe ne. Kial do junaj virinoj grandnombre ne trovas taŭgajn fianĉojn?

Esploris specialistoj, kiuj trovis, ke virinoj tiaj elstaris en siaj universitatoj kaj estas kapablaj en siaj laboroj. Tamen, lernante, ili atentis pli pri siaj studoj ol pri amikeco, aparte kun junaj viroj. Tiam, eklaborinte, ili konstatis, ke la plej bonaj viroj jam havas fianĉinojn kaj eĉ edziĝis. Restas nur viroj netaŭgaj.

Socio

La problemo ekzistas ne nur por familioj sed ankaŭ por la ĉina socio. Pro tio en Ĉinio multaj organizaĵoj nun aranĝas renkontiĝojn por tiuj, kiuj ankoraŭ ne geedziĝis. Tamen ŝajne la rezultoj ne aparte esperigas.

Okazas tiam konfliktoj en la familioj. Gepatroj murmuras al siaj filinoj pri edziniĝo; la filinoj sentas sin malfeliĉaj kaj ekloĝas for de siaj gepatroj. Krome en parkoj ofte videblas gemezaĝuloj, kiuj serĉas taŭgan junan viron por bofiligi.

Jen fenomeno pli kaj pli ofta ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en aliaj landoj: junaj virinoj for de la amo.

XU Jinming

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aspiroj, esperoj

En decembro en Kosovo okazis eksterordinaraj balotoj. Ili necesis post la eksiĝo de ĉiuj ministroj de la koalicia partio Demokratia Ligo de Kosovo (LDK).

En la balotoj venkis la Demokratia Partio de Kosovo (PDK), estrata de Hashim Thaçi [haŝim taĉi], kun pli ol 33 % de la voĉoj. Sekvis la Demokratia Ligo de Kosovo, estrata de Isa Mustafa, kun pli ol 23,5 % kaj la nova partio Memdecido, estrata de Albin Kurti.

Debato

Oni atendis pli viglan debaton, ĉar antaŭe regis la unuaj du grandaj partioj kontraŭ sufiĉe malgranda partio, la Alianco por la Estonta Kosovo (AAK). Ĝin estris Ramush Haradinaj, juĝata en Hago pro militkrimoj.

Ĉiuj partioj aspiris, ke Kosovo baldaŭ aliĝos al Eŭropa Unio kaj al Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo. Memdecido, krome, aspiris pri baldaŭa unuiĝo de Kosovo kaj Albanio kaj samtempe pri malpli da internacia interveno (tamen restu NATO-trupoj).

Oni ankoraŭ ne scias, kia estos la nova koalicio necesa por nova registaro. Tamen ĉiuj esperas, ke ĝi antaŭenpuŝos la klopodojn por pli prospera, demokratia kaj sendependa Kosovo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Labirinto en ĉina loĝkvartalo

Mi veturis per vagonaro kun mia amiko Mario De Menezes, vickonsulo de Brazilo en Germanio. Ni ĉeestis en la festo, okaze de la sepdekjara jubileo de nia amiko Kanjo Kanev – prezidanto de Esperanto-societo en urbo Galabovo. La vagonaro veturis, kaj ni konversaciis. Pli ĝuste Mario parolis – mi aŭskultis. Li rakontis pri la landoj, en kiuj li estis konsulo – Japanio, Germanio, Nikaragvo. Kun intereso mi aŭskultis lin kaj imagis tiujn ekzotikajn forajn landojn.

– Mi estis en diversaj landoj kaj spertis neordinarajn travivaĵojn – rakontis Mario – sed iam en mia vivo mi travivis teruron. Tio okazis en Ĉinio.

Mario eksilentis, kvazaŭ li enpensiĝus aŭ eble li denove eksentus la teruron, pri kiu li deziris rakonti.

La vagonaro veturis tra arbaro. La arboj estis maldikaj, altaj, klinitaj verŝajne pro la ventoj, sed iliaj branĉoj estis enplektitaj. Nun, aŭtune, la branĉoj estis nudaj, sen folioj, kaj similis al homaj brakoj, tenantaj forte unu la alian. La arbotrunkoj ne estis grandaj, sed la branĉoj estis longaj kaj tiel forte enplektitaj, kvazaŭ ili tenus sin kaj kontraŭstarus al la ventoj. Mario same rigardis tra la fenestro. Unuan fojon li estis en Bulgario, kaj ĉio ĉi tie vekis lian intereson. Mi ne sciis, pri kio li meditis en tiu momento, sed lia vizaĝo esprimis scivolemon kiel ĉe infanoj. Laŭ mi Mario aspektis iom strange. Malalta, li similis al knabo, malgraŭ ke li estis preskaŭ sepdekjara. Lia vizaĝo brunis, vizaĝo de mulato, kaj en liaj nigraj brilaj okuloj ludis flametoj.

– Ĉinio estas neordinara lando – daŭrigis Mario kaj alrigardis min per siaj varmaj bonaj okuloj. – Mi gastis ĉe mia amiko Li Ŝen en Tan Sen, urbo proksima al Pekino. Ni, la esperantistoj, havas multajn amikojn en la tuta mondo. Li Ŝen renkontis min, kaj per taksio ni veturis al lia hejmo en malproksima loĝkvartalo. Unuan fojon en la vivo mi vidis similan loĝkvartalon.

La taksio haltis antaŭ granda pordo. Li Ŝen malfermis la pordon, kaj ni eniris vastan korton. De placo proksime al la pordo komenciĝis multaj stratoj, kaj sur la du flankoj de la stratoj viciĝis dometoj, kiuj similis unu al alia kiel ĝemeloj. Ni ekiris laŭ unu el la stratoj kaj post cent aŭ ducent metroj ekstaris antaŭ la domo de Li Ŝen. Ni eniris. La edzino kaj du filinoj de mia amiko bonvenigis min kore kaj afable. La edzino tuj preparis teon, kaj mi kun Li Ŝen eniris etan ĉambron kaj komencis konversacii. Ni parolis pri Brazilo, Ĉinio, Esperanto, pri niaj amikoj el diversaj landoj. Mi rakontis pri miaj multnombraj veturadoj. Li Ŝen estis instruisto pri historio kaj detale klarigis al mi la historion de Ĉinio. Mi ne eksentis, kiam komencis vesperiĝi. Mi devis reveni en la hotelon. Li Ŝen akompanis min al la granda pordo ĝis la ĉefa strato kaj haltigis taksion. Ni adiaŭis unu la alian, kaj mi eniris la taksion. Eble mi veturis unu aŭ du kilometrojn kaj subite konstatis, ke mi estis forgesinta mian tekon en la domo de Li Ŝen. Mi portis valizeton kaj tekon, sed evidentiĝis, ke la tekon mi forgesis. Mi petis la ŝoforon, ke ni revenu. Li revenigis la taksion kaj lasis min antaŭ la granda pordo.

Mi eliris el la aŭto, malfermis la pordon kaj eniris la vastan korton. Jam tute vesperiĝis. Mi ĉirkaŭrigardis kaj hezitis, sur kiun straton mi ekiru por atingi la domon de Li Ŝen. Nenie videblis homo. Kelkajn minutojn mi staris, finfine elektis unu el la stratoj kaj ekiris. Mi iris kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉiuj domoj estis ege similaj, kaj mi ne rekonis la domon de mia amiko. Antaŭ dometo mi haltis, rigardis, meditis, kaj mi provis diveni, ĉu ĝi estas la loĝejo de Li Ŝen. Mi provis rememori iun detalon, kiun eble mi rimarkis, kiam mi estis ĉi tie kun Li Ŝen, sed vane. Neniam en mia vivo mi vidis domojn tiel similajn unu al alia.

Iu domo ŝajnis al mi, ke estas la domo de Li Ŝen, kaj mi proksimiĝis al la pordo, sed antaŭ ol mi premis la butonon de la sonorilo, en la domo ekbojis hundo. Ne – diris mi – tio ne estas la loĝejo de mia amiko; li ne havis hundon. Mi daŭrigis laŭ la stratoj, kaj pli kaj pli mi konfuziĝis. Mi ne nur ne trovis la domon de Li Ŝen, sed jam ne povis eliri el tiu ĉi labirinto, kaj mi ne sciis kion fari. Nenie videblis homoj; estis kvazaŭ neniu loĝus ĉi tie. Subite mi rimarkis homan silueton kaj ekiris al ĝi. Kiam mi proksimiĝis, mi vidis maljunulinon, kiun mi provis alparoli, salutis ŝin angle, sed ŝi ektimis kaj rapide kaŝis sin en iu el la domoj. Ŝi eĉ ne alrigardis min.

Mi restis sola sur la strato, senhelpa, senreviĝinta. Mi haltis por priprensi la situacion. De la vagado mi lacis, ŝvitis, kaj mia koro batis kiel la koro de timigita leporo. En tiu ĉi stranga ĉina loĝkvartalo kun sennombraj stratoj kaj dometoj, similaj unu al alia kiel du akvogutoj mi estis tute sola. La nokto kvazaŭ iĝis pli obskura, kaj ŝajnis al mi, ke mi iras en inko, la aero mucidis kaj pezis. Ie-tie lumis palaj strataj lampoj, sed ili ne donis al mi esperon. Nevole mi turnis min, kaj teruro min obsedis. Kelkaj junuloj rapide proksimiĝis al mi. Tuj mi eksentis, ke okazos io malbona. Mi provis rapidigi miajn paŝojn, malgraŭ ke mi ne sciis, en kiun direkton mi iras. Preskaŭ mi ekkuris, sed la junuloj atingis min. Unu el ili montris tranĉilon, kiu ekbrilis kiel serpento ĉe la limona strata lumo. Eble la junuloj rimarkis, ke mi vagas sencele tra la stratoj, ke mi estas fremdulo, sola. Unu el la junuloj diris ion ĉine. Intuicie mi komprenis, ke li deziras mian monon. Tuj mi metis manon en la poŝon por elpreni mian monujon. Mi pretis doni ĉion al ili, kaj en ĉi terura momento mi ekdeziris nur, ke mia amiko, Li Ŝen, tuj venu ĉi tien. Profunde mi kredis, ke se li estas vera amiko, li nepre venos kaj savos min. Forte mi kredis je nia amikeco. Mi esperis, ke pensante, mi transdonos miajn pensojn al li kaj ĉi-momente li komprenos, ke mi estas en danĝero.

Kaj ho miraklo! Ĉe la fino de la strato aperis viro. La junuloj forkuris. La viro rapide proksimiĝis, kaj mi ne povis kredi, kion miaj okuloj vidas. Li estis Li Ŝen. Li vere eksentis, ke io terura okazas al mi, kaj li venis helpi min.

Eĉ hodiaŭ mi ne povas klarigi, kiel mi sukcesis per la pensoj alvoki mian amikon helpi min en la danĝera terura momento.

Mario eksilentis kaj alrigardis eksteren tra la fenestro. Li verŝajne observis la enplektitajn branĉojn de la arboj, kiuj similis al homaj brakoj, tenante forte unu la alian por kontraŭstari al la ventoj kaj ŝtormoj.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Estis iam alfabeto ...

Komence de multaj kursoj pri Esperanto oni kutime prezentas al la lernantoj la alfabeton. Por okcidentuloj temas pri facila afero: ĝi fakte tute similas al tiu de la plimulto de latinidaj, ĝermanaj kaj iuj slavaj lingvoj. Iom pli komplika tia leciono aperas al esperantistoj el orientaj landoj, kiuj tamen same bone eklernas legi kaj skribi en la internacia lingvo danke al preciza respondo inter grafemoj kaj prononco. Sed kial ne diri kelkajn vortojn pri la origino de ĉi tiu alfabeto? Ĉu oni demandis sin iam, al kiu oni ŝuldas tiel gravan elpensaĵon kaj de kie precize ĝi devenas?

Naskiĝejo de la latina alfabeto

Ni komencu ĉe la due, post Kreto, plej granda greka insulo: ĝia historia nomo estas „Eŭboja” (en PIV „Eŭbeo”), kvankam lastatempe oni emas adopti la novgrekan formon „Evia”. Temas hodiaŭ pri sufiĉe ŝatata turisma alvenpunkto, eble ankoraŭ ne malkovrita de turistoj je la nivelo de Mikonos kaj Santorino, malgraŭ belega maro kaj riĉa vegetaĵaro. Malmultegaj tamen, eĉ inter la grekoj, scias, ke tiu insulo estis la naskiĝejo de praformo de la latina alfabeto kaj sekve – por tiel diri – la patrino de dekoj da modernaj skribformoj.

El Kalcido kaj Kimo, du ankoraŭ ekzistantaj eŭbeaj urboj, elnavigis iam lokaj koloniistoj kun la celo establiĝi en la proksima suda Italio. Tiu koloniado estis nekutime ampleksa: en suda Italio ekloĝis pli da grekoj ol en la tuta Grekio, kio klarigas la tre disvastiĝintan esprimon „Granda Grekio” por indiki tiujn regionojn.

Per siaj ŝipoj la koloniistoj portis tien plurajn tradiciojn kaj kultojn el Eŭbeo. Inter ili kaŝiĝis altvalora donaco por la eŭropa kontinento: tio, kion en la plimulto de la lingvoj oni ankoraŭ nomas „alfabeto”, laŭ la unuaj du literoj (alfa kaj beta) de la greka skribsistemo. Ĝiaj inventintoj ne estis la helenoj, kiuj nur depruntis ĝin de la fenicoj – en 770-750 antaŭ nia erao – kaj oportune alĝustigis ĝin al la bezonoj de sia lingvo. La greka estis ekzemple ege pli riĉa je vokaloj ol la semidaj lingvoj; tial por ĝia skribo oni uzis superfluajn fenicajn literojn, kiuj respondis al fonemoj (ĉefe guturaloj), kiuj forestis en la greka. Tiel naskiĝis la unua alfabeto utiligata por skribi hindeŭropan lingvon: skribsistemo utila kaj praktika, en kiu al ĉiu litero respondis fonemo malsama.

La greka

Parto de la ĉi-revua legantaro certe konas la grekan alfabeton (fakte en pluraj landoj ankoraŭ daŭras humanisma tradicio kaj oni ankoraŭ lernas la tiel nomatajn klasikajn lingvojn1). Eble tamen ne ĉiuj scias, ke dum la arkaika epoko – en la 8a-6a jarcentoj antaŭ nia erao – en Grekio ĉiu polis (t.e. civito), estante memstara, utiligis malsaman dialekton kaj propran version eĉ de alfabeto. Grekaj alfabetoj sufiĉe intersimilis, sed ne mankis diferencoj, koncernantaj ekzemple la rotacion de iuj literoj, la eblon distingi la longecon de kelkaj vokaloj aŭ la ĉeeston de komenca aspiracio. Oni distingas tri grupojn de alfabetoj, laŭ diversaj apartaĵoj: konvencie oni parolas pri verdaj, bluaj kaj ruĝaj alfabetoj. Nur en 403 a.K. la blua – t.e. la ionia – alfabeto disvastiĝis en la tutan greklingvejon2, anstataŭante la ceterajn. En la 8a jarcento a.K. tamen Eŭbeo ankoraŭ uzis la propran (ruĝan) alfabeton, kiu estis adoptita de etruskoj, latinoj kaj aliaj italiaj popoloj kaj nuntempe de preskaŭ la duona mondo – anstataŭ la „tradicia” (blua) greka alfabeto, kiun oni instruas en multaj gimnazioj tutmonde.

La helena geografo Strabono rakontas, ke la eŭbeanoj, kiuj devenis el du malsamaj urboj (Kimo kaj Kalcido), atinginte la insulon Isĥia (antikve nomatan Pitekuso) kaj de tie la marbordon de Kampanio, decidis, ke la nova italia kolonio havu de Kimo nur la nomon (latinlingve „Cumae”), sed oficiale apartenu al Kalcido. Laŭ la latina aŭtoro Velejo Paterkulo, ili alvenis al Kampanio sekvante la flugon de kolombo. El tiu italia regiono devenas multaj surskriboj en eŭbea alfabeto, kiu estas en la bazo de la etruska kaj de la latina.

Resume, en la angla, en la franca kaj eĉ en Esperanto ni utiligas la antikvan regionan grekan alfabeton! Se oni ne kredas tion, oni turnu je 90 gradoj la grekan literon Δ (ĝi mirakle fariĝos tre simila al nia D). Kaj kiu estas la malsameco inter Λ kaj L, se ne ankaŭ ĉi-okaze la simpla rotacio de la litero? Koncerne la grekajn literojn Σ kaj Ρ, oni devas scii, ke en la ruĝaj alfabetoj Σ estis skribata ne per kvar, sed per nur tri strekoj (jen la origino de la latina S), dum en kelkaj civitoj Ρ posedis plian diagonalan streketon (R). Rimarkindas fine, ke al la helenoj oni ŝuldas ne nur la latinan alfabeton, sed ankaŭ la cirilan, uzatan en Rusio kaj aliaj slavaj landoj. Ties unuan version, nomatan „glagolica alfabeto”, verŝajne elpensis du sanktuloj (Cirilo kaj Metodo), kiuj adaptis la grekan alfabeton al la necesoj de la slava fonologio, por traduki la Biblion kaj aliajn kristanismajn tekstojn kun la celo evangelizi novajn landojn.

Roberto PIGRO
1. Redaktoro Gerrit Berveling laboras kiel instruisto tiufaka. Tiu ĉi artikolo estis escepte redaktita de li, kaj ankoraŭ ne de la nova redaktoro pri lingvoj (vidu p. 5).
2. Vera greka lando en nuna senco ankoraŭ ne ekzistis; la greklingvejo etendiĝis tra pluraj regionoj mediteraneaj (noto de la redaktoro).

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grave ŝanĝiĝas la familia vivo

Ĉiujare malpli da infanoj vivas en tradicia familio kun du gepatroj en konstanta loĝloko. Nuntempe pli kaj pli da infanoj loĝas iujn tagojn ĉe la patrino, aliajn tagojn ĉe la patro; en unu loko estas solinfanoj, en alia vicgefratoj kaj/aŭ duongefratoj.

Flandra universitato pristudis la temon kaj interalie enketis ĉe 6000 geknaboj inter 12- kaj 18-jaraj pri iliaj spertoj. Supozeble la tendencoj en Flandrio retroveblas ĉie en la nuntempa mondo.

Kulpas parte divorcoj, kies nombro rapide kreskis en la lastaj jardekoj en Belgio. Nuntempe pli ol unu triono de la geedziĝintoj disiras. Tiu nombro estas ankoraŭ pli granda ĉe paroj, kiuj kune vivas, sed ne geedziĝis. Tio ege influas la vivon de infanoj.

Disiĝo

La unua problemo estas financa. Duono de la infanoj, kiuj vivas ĉe sia patrino, plendas pri financaj mankoj. Post divorco aŭ disiĝo, la ekspartneroj – aŭ almenaŭ unu el ili – kutime transloĝiĝas kaj ĝenerale ekloĝas en malpli vasta kaj komforta domo. Kvarono de la infanoj de divorcintoj loĝas en apartamento, dum tio validas por nur 4 % de la aliaj.

Sed – surprize – ili ricevas 50 % pli da poŝmono, kvazaŭ la gepatroj provus materie kompensi la negativajn flankojn de la nova situacio. La esploro tamen montras, ke tio ne plifeliĉigas ilin kaj la lernejaj rezultoj ĝenerale suferas.

La ĉefa kialo ŝajnas ne la disiĝo, sed la malbona rilato inter la gepatroj kaj iliaj kvereloj, kiuj ofte daŭras post la disiro. La plej drama rezulto el la enketo estas, ke 34 % de la infanoj de divorcintoj spertas deprimon kompare kun 23 % ĉe tiuj el nerompitaj familioj.

Ekspartneroj

Duono de la prienketitoj loĝas alterne ĉe siaj patro kaj patrino. Sed evidente ekzistas multaj ebloj por dividi la restadotempon. Unu triono de la infanoj loĝas konstante ĉe la patrino, unu triono loĝas plej multe ĉe ŝi, kaj nur por 16 % la tempo estas ekzakte dividita inter la du ekspartneroj.

La plej ofta aranĝo estas restado ĉe la patrino dum la semajno, sed la semajnfinoj kaj parto de la ferioj restas rezervitaj por la patro. Kutime nur la gepatroj kune kun juĝisto decidas pri tiu divido. Sed ju pli aĝaj estas la geknaboj, des pli oni ekatentas pri iliaj deziroj ĉi-rilataj. Evidentas, ke loĝi en du domoj estas ŝarĝo por ĉiu infano.

Solinfano

Dudek elcentoj de la prienketitoj havas ĉu duongefraton, ĉu vicgefraton. Ili estu nepre pretaj adaptiĝi. Foje iu estas solinfano ĉe sia patrino kaj kelkajn tagojn poste vivas en multinfana familio. Foje infano estas la plej aĝa kaj parte respondecas pri siaj gefratoj, kio estas specifa por tiu situacio, sed post translokiĝo troviĝas ie meze inter siaj duon- aŭ vicgefratoj.

Plej akras la problemoj, kiam ekzemple vicpatrino volas ludi patrinan rolon super infano, kiu ne estas ŝia. En tiaj novaj situacioj infanoj bezonas longan tempon por adaptiĝi. Pro tio terapiisto, kiu apartenas al la esplorteamo, konsilas, ke vicgepatroj ne tro provadu montriĝi bona patrino aŭ patro.

Antaŭjuĝo

Ĝeneralas la opinio, ke solinfano estas malbonaĵo. La enketo montras, ke temas pri antaŭjuĝo. Dum la pasintaj dek jaroj la nombro de infanoj en ĉiu familio ade malkreskis en Flandrio. La nombro de solinfanoj kreskis de proksimume 10 % al ĉirkaŭ 15,6 %.

Tiuj infanoj kontentas pri sia situacio. Malofte ili mencias mankon de gefrato. La pridemandado pruvas, ke ili montras pli da similecoj ol diferencoj kun samaĝuloj, kiuj ja havas fraton aŭ fratinon. Ĝi krome montras, ke ili ne estas pli protektataj dum sia edukado.

Evidentas, ke ili havas pli fortan ligon kun sia patrino ol la aliaj infanoj. La lernejaj rezultoj mezume iom pli bonas. Gepatroj de solinfanoj tamen atentu pri la disvolviĝo de memfido ĉe sia infano, kiu konstante vivas inter homoj pli grandaj kaj pli spertaj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novaj kunlaborantoj

En la pasinta numero Stefan Maul informis vin pri lia retiriĝo kiel ĉefredaktoro de MONATO kaj Paul Gubbins prezentis sin al vi. Sed la ŝanĝo de ĉefredaktoro ne estas la sola novaĵo, kiu efektiviĝis ekde januaro ĉi-jara. Ni ankaŭ havas nun novan redaktoron pri la rubriko „Lingvo”. Juna lingvisto Andreo Peetermans ekde nun transprenas la taskon de la multjara kunlaboranto Yamasaki Seikô.

Andreo Peetermans evidente estas lingvemulo. Li naskiĝis en 1990 kaj denaske estas parolanto de la nederlanda. Dum sia lerneja periodo li edukiĝis precipe pri la lingvoj franca, angla, latina kaj pragreka. Li eklernis Esperanton en 2005 kaj unuafoje ĉeestis Esperanto-kongreson en la somero de 2008 (UK de Roterdamo). Nun li estas studento pri lingvistiko kaj literaturo, specialiĝanta pri la latinaj kaj italaj lingvoj kaj literaturoj. Andreo disponas pri utila pasiva rego de la hispana kaj portugala, kaj frekventos ekde tiu ĉi monato universitatan kurson pri la hindia. Sian konon pri Esperanto kaj pri lingvistikaj temoj li jam plurfoje pruvis, interalie en diskutoj en la paĝoj de www.ipernity.com kaj kiel recenzanto de prilingva libro en nia magazino.

La tuta skipo de MONATO deziras al la nova redaktoro multe da entuziasmo en la plenumo de lia tasko! Samtempe ĝi prezentas al kolego Yamasaki Seikô tre sinceran dankon pro la gvidado de la rubriko „Lingvo” dum la pasintaj 16 jaroj!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kompatinda Eŭropo

Elektoj – aŭ, verdire, ŝajn-elektoj – en decembro en Belorusio fermis mizeran jaron por Eŭropa Unio. Aserto unuavide aŭdaca, se ne ridinda, ĉar Belorusio ne membras en EU. Kiamaniere, do, aferoj en tiu ĉi eks-sovetia respubliko, kiu sendependiĝis en 1991, rilatas tiel senesperige al EU?

Temas, kiel ofte en la nuna mondo, pri mono. Rusio, ŝajne, perdis intereson pri sia iama satelito. La prezidanto de Belorusio, Aleksander Lukaŝenko, fariĝis, en la okuloj almenaŭ de televida kompanio posedata de la potenca rusa gaskompanio Gazprom, korupta mafiano.

Jen do ŝanco por Bruselo. Al la belorusa ĉefurbo Minsko flugis la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Germanio kaj de Pollando. Ili alportas al Lukaŝenko sukan proponon. Se vi, ili informas la prezidanton, okazigos en via lando elektojn liberajn kaj justajn, EU pretos finance helpi per subvencioj kaj pruntaĵoj kun valoro de tri miliardoj da eŭroj.

Nafto

Kaj kio okazis? Dek tagojn antaŭ la elektoj Lukaŝenko, intertraktinte denove kun sia nord-orienta najbaro, Rusio, konsentis akiri je rabatita prezo nafton, kiun ĝi povos profite pluvendi je altigita kosto. Samtempe Belorusio fariĝis membro de tiel nomata unuopa areo ekonomia kun Rusio kaj Kazaĥio.

Bone. Kontraste al militoj aŭ malsatoj, terorismo aŭ tertremoj, la ĉeesto en la mondo de unu plia diktatoro – kiu tuj post la elektoj arestigis kaj enprizonigis opoziciajn kandidatojn kaj subtenantojn – ne multe gravas. Tamen la fakto, ke malriĉa ŝtato, kun landlimo kun EU (kun ankaŭ Rusio), tamen rifuzas la proponon de relative stabila, relative demokratia, relative malfermita najbaro, nepre pensigas. Ĉu la eŭropa revo iom post iom fariĝas elreviĝo?

Ne malfacilas tiel argumenti. Embarase fuŝita diplomatio rilate Belorusion estas unu afero; premoj kaj problemoj frontantaj al eŭropaj ekonomioj, kaj aparte ties komuna valuto, la eŭro, tute aliaj. Jam en la pasinta jaro ŝanceliĝis ekonomioj en Grekio kaj Irlando; minacataj restas tiuj en Hispanio kaj Portugalio.

Eŭro-eksperimento

Denove aŭdiĝas la voĉoj de tiuj, kiuj pledas por dunivela Eŭropo: la plej fortaj landoj uzu la eŭron, dum aliaj aŭ retenu siajn forintojn aŭ zlotojn aŭ eĉ revenu al siaj pesetoj aŭ draĥmoj. Eĉ en Germanio, la eŭropa „bankisto”-ekonomio, estas tiuj, kiuj volas rezigni entute pri la eŭro-eksperimento, kaj readopti sian amatan – siatempe sukcesan kaj stabilan – germanan markon.

Dume, danke al la tiel nomataj vikilikoj, oni scias, kion opinias usonaj diplomatoj pri eŭropaj ŝtatestroj. La verdiktoj ne flatas. La germana kanceliero, Angela Merkel, evitas riskojn; la franca prezidanto, Nicolas Sarkozy, estas maldikhaŭta kaj aŭtoritatema; la itala prezidanto, Silvio Berlusconi, estas vanta kaj tute netaŭga kiel moderna ŝtatestro. Nenio pozitiva, nenio esperiga (ĉu necesis vikilikoj, parenteze, por lerni, kio pri la triopo jam delonge evidentas?): tamen en ties manoj kuŝas estanteco kaj estonteco de EU.

Sekureco

Kompatinda Eŭropo. Tutcerte la unio alportis al pluraj landoj, al milionoj da homoj, demokration, sekurecon kaj prosperon. En tiu senco ĝi mirinde sukcesis – eĉ pli, verŝajne, ol povis imagi en la 1950aj jaroj ties „patroj”, Robert Schuman kaj Jean Monnet.

Tamen jukas herezo, ke la unio en la lastaj jaroj tro haste, pelmele, senritme kreskis. Ĉu ne pli saĝe resti ĉe 12 aŭ 15 ŝtatoj, kun relative similaj, relative samevoluintaj ekonomioj, por ekkrei vere komunajn, demokratiajn kaj efikajn instituciojn politikajn, financajn kaj sociajn? Alivorte pli profundan, ol pli larĝan, komunumon?

Klare: ne en unu tago elkreskis Kartago. Kaj ne en 60 jaroj elkreskis Eŭropo. Tamen estus bedaŭrinde, se Eŭropo jam atingis siajn limojn – ĉu fizikajn, ĉu metaforajn – tiel ke unu el la plej ambiciaj, kaj pacaj, internaciaj projektoj post la dua mondomilito kolapsos pro pezo de ekonomiaj kaj aliaj – ekzemple ŝovinismaj – premoj.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Serbio ne agnoskis Kosovon

En MONATO (2010/12, p. 9) aperis artikoleto de Bardhyl Selimi sub la titolo „Nova prezidanto”. En ĝi li informas, interalie, ke „Serbio rekonis la suverenecon de la nova ŝtato Kosovo”.

Mi ege miris pri tio, ĉar nenie mi estis trovinta eĉ nur aludon pri tiu paŝo. Telefonvoko al la ambasado de Kosovo en Berlino konfirmis mian suspekton: Serbio ĝis nun ne agnoskis la suverenecon de Kosovo, deklarinta sian sendependecon la 17an de februaro 2008.

Uwe Joachim MORITZ
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Uwe Joachim Moritz el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Akvomastrumado postulas grandegajn investojn

La akvomastrumado havas du aspektojn: la utiligo de la akvaj riĉfontoj kaj la malebligo de inundoj. Dum la lastaj jaroj ambaŭ ricevis nesufiĉan atenton de la ĉina registaro. Pro tio plejparto de la akvoutiligaj konstruaĵoj serioze difektiĝis aŭ ne estis ĝustatempe riparitaj, kaj pligraviĝis la akva poluado. Dum 2010 plurloke estis sekeco kaj inundoj. La registaro jam ekkonscias pri la urĝeco de sinteza plano.

El la tuta agrara areo de Ĉinio nur duono estas irigaciebla. La alia duono malhavas instalaĵojn de irigaciado kaj drenado kaj havas produktadon malaltan kaj malstabilan, kiu dependas de la naturaj cirkonstancoj. Multaj instalaĵoj funkcias nur je 40 % de sia kapacito. En la kampara regiono de la nord-okcidenta Ĉinio malofte videblas ekipaĵoj por akvoutiligo. El la gravaj pumpejoj 85 % urĝe bezonas renovigon.

Perdo pro katastrofoj

De la aŭtuno de 2009 ĝis aprilo 2010 en kvin provincoj de la sud-okcidenta Ĉinio estis forta sekeco, kiu alportis rektan ekonomian perdon de 20 miliardoj da juanoj (unu juano valoras proksimume 0,11 eŭrojn). Dum la somero de 2010 teruraj inundoj en la suda Ĉinio suferigis milionojn da popolanoj. La ekonomia perdo atingis 120 miliardojn da juanoj. Ankaŭ la akva malpuriĝo estas tre grava kaj kaŭzas perdon de pli ol 500 miliardoj da juanoj, preskaŭ 4 % de la malneta enlanda produkto de 2010.

Nova registara politiko

La registaro donos al la akvomastrumado pli gravan lokon en la ŝtata strategio. Laŭ tiu nova politiko, la Ŝtata Konsilantaro decidis dum 2011 investi 400 ĝis 500 miliardojn da juanoj en ĝin. Ankoraŭ pli gravas, ke estas longdaŭra politiko kaj ke dum la venontaj dek jaroj la totala investo povas atingi kelkmil miliardojn da juanoj. Ankaŭ la 12a kvinjara plano (2011-2015) preskribas rigoran administran sistemon rilate al akvoutiligo. Fundamentaj konstruoj iom post iom solvos la problemon de poluado.

MU Binghua

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mu Binghua el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Svislando: la arto interkompreniĝi

Svislando estas mozaiko de kulturoj. Pro tio lingvostudado konsistigas gravan parton de la ĝenerala instruado. Plie, la registaro kuraĝigas interŝanĝo-projektojn inter lernejoj el diversaj regionoj1. Dum tiuj renkontoj junuloj eltrovas interesajn strategiojn por komunikiĝi.

Sur interkultura limo

La lingva situacio de Svislando fontas el la kultura mozaiko ekzistanta en Eŭropo. De la Norda Maro ĝis Triesto (nord-orienta Italio) kuras limo, kiu pli-malpli sekvas la landlimon inter Germanio kaj Francio kaj dividas Svislandon en du partojn. Ĝi apartigas latindevenajn kulturojn disde ĝermandevenaj kulturoj2. La kulturaj diferencoj inkluzivas lingvajn: la ĝermanidaj popoloj parolas ĝermanidajn lingvojn (i.a. la germanan, frisan aŭ nederlandan), dum la latinidaj parolas latinidajn (francan, okcitanan, katalunan, italan ktp).

Svislando kuŝas sur la limo inter latinidaj kaj ĝermanidaj kulturoj. En orienta Svislando (70 % de la tutlanda loĝantaro) oni parolas regionajn formojn de la germana lingvo: tiun parton oni kutime nomas Alemanio. Okcidente de tiu limo oni trovas franclingvanojn – ni estas en Romandio (20 %) – kaj sude la ceteraj 10 % loĝantaj en Tiĉino estas itallingvanoj.

La germana estas ĝermanida lingvo; la franca kaj itala estas latinidaj lingvoj, do proksime parencaj inter si, sed sen reciproka komprenebleco. Tio sekvigas, ke svisoj kune devas daŭre maĉi, gluti kaj digesti interkulturajn problemojn. Plie oni ne forgesu, ke 23 % de la loĝantaro en Svislando konsistas el ne-svisaj civitanoj3.

La volo vivi kune

Ne ekzistas do svisa „nacio”; antaŭ jarcentoj la diversaj svisaj popoloj tamen decidis vivi kune. En la germana oni parolas pri Willensnation (memvola nacio). Sed praktike, ĉiu sviso sentas sin unue en rilato kun sia kantono. Por stimuli la tutlandan komunan senton oni organizas lingvoinstruadon de la najbara lingvo: la franclingvanoj lernas la germanan, la germanlingvanoj lernas la francan, la itallingvanoj lernas kaj la francan kaj la germanan.

Alitipa problemo estas, ke la ordinara lingvo de la germanlingvanoj fakte ne estas la germana, sed ja regiona dialekto. Ili penas paroli la germanan, la dialekto venas el la koro. Iu amdeklaro centprocente venos en la dialekto – same kiel insulto.

Interŝanĝoj

Por stimuli la komunan senton de aparteno je tutlanda nivelo, oni organizas lernejajn interŝanĝojn. Dum semajno, alemana (t.e. germanlingva) klaso iras al Romandio (franclingva), kaj la du klasoj kune studas en klasoĉambro, praktikas sportojn, vizitas muzeojn, promenadas en la naturo, komune preparas manĝojn. La vizitantoj unuope loĝas en la familioj de la gastiganta klaso. Poste okazas reciproka vizito al Alemanio.

Dum tiuj kunvenoj montriĝas problemo: la franclingvanoj, kiuj lernas la germanan, aŭdas la alemanan dialekton kaj nenion komprenas. Ĉu la alemanoj komprenas la francan lingvon de la romandoj? Ne tute, ĉar junuloj kutimas uzi ian slangon, kiu neniel estas la klasika lingvo de Molière. La rezulto estas mankohava komunikado.

En tia situacio naskiĝas tute spontane efika solvo: la romandoj ekuzas la germanan lingvon lernatan, kiun la alemanoj bonege komprenas, kaj reciproke la alemanoj uzas la lernatan francan lingvon. Tiu solvo, kiun la instruisto eĉ ne devas sugesti – ĝi venas aŭtomate – havas plurajn avantaĝojn.

Unue la parolanto povas ĝui plenan elekteblecon pri la vortoj: se li aŭ ŝi parolus sian denaskan lingvon, ekzistus la risko, ke la aŭskultanto ne konus iun diritan vorton. Ekzemple: la romandoj lernas „tial” = deshalb en la germana. Se la romanda lernanto deziras diri „tial” li aŭ ŝi diros deshalb. Se la alemano parolus la germanan, li aŭ ŝi povus diri daher, darum, deswegendeshalb, ĉar estas tiuj kvar vortoj kun la sama signifo „tial” en la germana lingvo. Konsekvence la romando havus unu ŝancon el kvar kompreni. Spontane la lernantoj uzas komunikmanieron, kiu solvas tiun problemon.

Dua avantaĝo estas la ritmo: lernanto de lingvo parolas malrapide kaj multe pripensas vortojn kaj gramatikaĵojn en sia kapo, antaŭ ol prononci ion. En okazo de uzo de fremda lingvo la parolanto decidas pri la ritmo de la parolado. Iu denaskulo parolus multe pli rapide kaj tio malfaciligus la komprenadon.

Tria avantaĝo estas, ke lernanto deziras provi, elprovi siajn kapablojn; kiam lernanto subite konstatas, ke ties diraĵo efikas, estas giganta ĝojo. Kaj tiu ĝojo nutras la motivadon en la lernado. Tiu fakto estas la kerna celo de tiuj klas-interŝanĝoj, kiuj havas ne nur lingvan aspekton, sed ankaŭ kulturan kaj socian aspektojn.

Kompreneble tiaj interŝanĝoj same okazas kun lernantoj el najbaraj ŝtatoj kaj eĉ kun ekster-eŭropaj gejunuloj.

Mireille GROSJEAN
1. La aŭtorino, mezlerneja instruistino pri lingvoj kaj fakulino pri interkultura edukado, estas delegito pri tiaj interŝanĝoj por sia kantono. (noto de la redaktoro)
2. Tio ne signifas ke Eŭropo konsistus el nur du grandaj kulturgrupoj. Pli oriente troviĝas alia limo dividanta la ĝermanidajn kulturojn disde la slavaj; ni ankaŭ ne forgesu la ekziston de ekz. la greka kulturo.
3. Oni ne forgesu ankaŭ, ke ekzistas trilingva kantono: Grizono. Tie oni parolas la germanan, la italan kaj la romanĉan, kiu ankaŭ estas oficiala svisa lingvo. Ankaŭ tiu estas latinida lingvo; ĝi havas nur ĉ. 35 000 parolantojn (1 % de la svisa loĝantaro).

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel savi la planedon?

Dum politikistoj debatis en Cancún, Meksiko, kiel savi la planedon, je la 9a de decembro 2010 ĉe Unesko en Parizo kunvenis neregistaraj organizaĵoj (NROj) por diskuti, kiun rolon ludu la civila socio. Kiel kune difini, kio estas necesa? Kiel eduki infanojn kaj aliajn por daŭra kaj justa evoluo?

Konstateblas, ke riĉaj, evoluintaj landoj strebas malgrandigi sian konsumadon de energio. Ili en 2005 produktis 40 % malpli da CO2 ol en 2000, fabrikante malpli energivorajn aŭtojn aŭ hejtilojn. Eblus duobligi la energio-ŝparon, sed intertempe aliaj landoj industriiĝas. Ne eblas malpermesi al civitano el Rusio, Barato aŭ Ĉinio aĉeti aŭton. Tamen necesas 200 milionoj da jaroj, por ke plantoj iĝu petrolo aŭ karbo, kaj la homaro ne povas atendi pliajn 200 milionojn da jaroj por ilin rehavi.

La financa krizo kreis obsedon al kresko. Dum ĉiujare 500 000 virinoj mortas dum akuŝo, dum unu homo el ses ne havas elektron, dum ni konsumas en unu jaro naturajn resursojn, kiuj povas renoviĝi nur en 15 monatoj, la plej riĉa kvinono el ni konsumas pli ol la malriĉula duono. La monda loĝantaro kreskis je 40 % en la lastaj 20 jaroj (oni prognozas 9 miliardojn en 2050) kaj konsumad-ekonomio iĝis modelo. Ni „konsumas” 1,2 terojn ĉiujare, do endanĝerigas niajn posteulojn. Reklamado forte kontribuas al tipa konsumvivo: ŝanĝi poŝtelefonon ĉiun jaron se ne ĉiun trian monaton, havi la lastmodan televidilon ktp. Baldaŭ ĉiuj niaj resursoj troviĝos ne en minejoj sed en rubaĵejoj. Tamen iuj ankoraŭ vivas ekster tiu kreskomodelo: ekzemple indianoj en Amazonio ne postulas aŭtoŝoseojn. Ilia „ĉiovendejo” estas la arbaro, en kiu ili trovas nutraĵon kaj konstrumaterialon. Ilia ekologia spuro estas nula.

Kion proponi?

Ĉar estis kresko kaj progreso en Eŭropo kaj Japanio post la dua mondmilito, ekestis la ideo ke la sama modelo devas alporti saman progreson tra la tuta mondo. Evidentiĝas, ke tiu sistemo kreis senton pri supereco ĉe la havantoj kaj dependiĝon de la nehavantoj, pluan koloniadan menson, nepartoprenon de la koncernaj loĝantaroj ktp. Nun venas la momento pripensi ion novan, sed neniu fidas la registarojn aŭ la ekonomikistojn por krei alitipan modelon. Restas la lokaj eksperimentoj kaj spertoj de la NROj. Eĉ se ekonomia nivelo restas la baza kriterio, elstariĝu solidareco kaj socia ligo, dividiĝu la riĉeco (ekonomia sed ankaŭ kultura), uziĝu la lokaj scioj kune kun la sciencaj, faciliĝu la aliro al patentoj, multiĝu interŝanĝoj anstataŭ konkurenco.

Vivu la kultura diverseco

Kulturo naskas enspezojn. Kultura turismo reprezentas nun 40 % de la tuta turismo kaj iĝis motoro de disvolviĝo en pluraj mondopartoj. Ĝi ankaŭ estas peranto por rilati kun la medio (pere de lokaj tradiciaj scioj kaj interago inter homo kaj naturo) kaj ĝi estas stimulilo de disvolviĝo. Protekti kulturan diversecon kreas viveblan medion. Tio estis la konkludo de Marie-Ange Théobald, estro de la NRO-sekcio de Unesko.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?

En majo 1980 Monda Organizaĵo pri Sano sciigis, ke variolo estas likvidita en la tuta mondo. Tiun daton la homaro devus ĉiujare soleni kiel ĉefan feston. Unuiĝintaj Nacioj, agnoske al la kontribuo de la angla kuracisto Edward Jenner en la kontraŭ-variola vakcinado, povus senerare glori lin kiel bonfaranton de la tuta homaro. Pli ol 3000 jarojn variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran malsanulon, blindigante multajn aliajn kaj lasante por ĉiam sur la vizaĝo de ĉiu postvivanto cikatrojn de tiu malsano. Kaj jen nun, danke al scienco kaj insista agado de multaj miloj da medicinistoj, la plej danĝera malsano estis eliminita. Tiu sukceso inspiris la homaron provi atingi similajn rezultojn en eliminado de iuj aliaj malsanoj. Inter ili la plej grandaj esperoj estis ligitaj kun la eblo de likvido de poliomjelito.

Kio estas poliomjelito?

Poliomjelito estas tiel antikva malsano kiel variolo. Estis trovita egipta bareliefo (1580-1350 jaroj a.K.), sur kiu estas figurita pastro kun paralizita kaj atrofia dekstra piedo tipa por la sekvoj de poliomjelito. Kvankam poliomjelito ne estis tiom disvastiĝinta kaj pereiga malsano kiel variolo, tamen en diversaj historiaj periodoj okazis epidemiaj eksplodoj de la malsano, kies sekvoj estis multenombraj paralizoj, ekzemple, ili estas priskribitaj en la verkoj de la greka kuracisto Hipokrato. En la unua duono de la 20a jarcento grandskalaj epidemioj de poliomjelito okazis en multaj landoj de Eŭropo, precipe en Britio, Danio, landoj de Skandinavio ktp, sed ankaŭ en Usono, Kanado, Sovet-Unio kaj aliaj. Estas konate, ke la usona prezidanto Franklin Roosevelt, pro la sekvoj de poliomjelito, devis sin movi en speciala kaleŝo. En 1909 estis evidentigita la virusa kaŭzo de la malsano kaj baldaŭ post tio estis trastuditaj la mekanismoj de infektiĝo kaj vojoj de la transmisio de poliomjelito. La primara lokalizado de la virusoj estas epitelio kaj limfa histo de la faringo, de kie ili povas eliĝi kaj disvastiĝi aerogute. Sed la ĉefa lokalizado de la virusoj de poliomjelito estas la homa intestaro, de kie ili eliĝas kun fekaĵo kaj transmisiiĝas per infektitaj akvo, laktaĵo, legomoj, manoj ktp. Muŝoj ankaŭ povas transporti virusojn de poliomjelito kaj infekti nutraĵon.

La virusoj povas longe (dum 3-4 monatoj) resti vivkapablaj en la ekstera medio. Ĉe pli ol 90 % da infektitoj okazas nur sensimptoma virusportado en la intestaro. La paraliziga formo de poliomjelito aperas nur ĉe malpli ol unu procento de infektitoj, kiam la virusoj el la epitelio de la intestaro penetras la sangon, de kie ili atingas la antaŭajn kornojn de la spina medolo kaj la cerebron. Pro la detruo de neŭronoj (nervaj ĉeloj) ĉe malsanuloj aperas muskola atrofio kaj paralizoj, plej ofte de la kruroj. En gravaj kazoj, kiam estas frapita la cerebro, la malsanulo povas perei. La malsanuloj izoliĝas kaj kuraciĝas en infektaj malsanulejoj. Oni efektivigas desinfekton. Personoj kun la sekvoj de poliomjelito bezonas ortopedian helpon.

Bezonaĵoj por la likvido de poliomjelito

Dum 1954-1955 en Usono aperis la unua efika kaj sendanĝera kontraŭ-poliomjelita vakcino, kreita de doktoro Jonas Salk. Ĝi enhavas mortigitajn poliovirusojn de tri tipoj, kontraŭ kiuj la organismo ellaboradas defendajn antikorpojn. La vakcinon oni enigas en la organismon per injektoj. Sed vakcino havas gravan nesufiĉecon: ĝi stimulas fabrikadon de antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, trovitajn nur en la sango, sed ne tiujn en la intestaro. Do, la vakcino sukcese protektas la organismon kontraŭ paralizigaj formoj de poliomjelito, sed ne preventas la virusportadon, t.e. ne sendanĝerigas la ĉefajn fontojn de infektado. Post du jaroj, la usona doktoro Albert Sabin malkovris kontraŭ-poliomjelitan vakcinon, entenantan vivajn, sed malfortigitajn (atenuiĝajn) poliovirusojn de tri tipoj. Kontraŭ ili en la organismo produktiĝas antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, kiuj ne nur penetras la sangon, sed ankaŭ loĝas en la intestaro. Do, la vakcino de Sabin protektas la organismon ne nur kontraŭ paralizigaj formoj de la malsano, sed ankaŭ kontraŭ virusportado en la intestaro. La vakcino de Sabin havas ankoraŭ unu preferindecon: ĝin oni enigas en la organismon perbuŝe, en formo de gutoj. Sed ĝi ne estas tute sendanĝera: ĉe unu el du milionoj da vakcinitoj (aŭ eble kelkaj kazoj el unu miliono) povas aperi simptomoj de vakcinorilata poliomjelita paralizo. Sed la kapableco de la vakcino preventi la disvastigon de poliomjelito multe superas tiun difekton.

En 1988 Asembleo de la Monda Organizaĵo pri Sano akceptis rezolucion pri likvido de poliomjelito ĝis la jaro 2000. Tia certeco baziĝis sur la alta efektiveco de la viva kontraŭ-poliomjelita vakcino de Sabin. Tamen post la jaro 2000 oni kelkfoje prokrastis la tempolimojn de elimino de poliomjelito. Sed kvankam la likvido de la malsano ankoraŭ ne estas atingita, en la lukto kun poliomjelito jam estas signifaj sukcesoj. Poliomjelito jam oficiale estas eliminita en Ameriko, Eŭropo, Rusio, Ĉinio kaj en multaj aliaj landoj de Azio kaj de Pacifiko.

Kompare kun 1988, la kvanto de infektitaj homoj en la mondo en 2008 malpligrandiĝis je 99 %, kaj la kvanto de endemiaj landoj dum tiu periodo malpliiĝis de 125 ĝis 4 (Barato, Pakistano, Afganio kaj Niĝerio), en kiuj estas disvastiĝintaj poliovirusoj de la 1a kaj 3a tipoj, dum la 2a tipo jam estas tutmonde eliminita. La kaŭzoj de la persisteco de la poliovirusoj en tiuj regionoj estas nesufiĉa vakcinado, difektoj en higieno ktp. Sed krom endemiaj regionoj, poliomjelito de tempo al tempo registriĝas ankaŭ en iuj aliaj landoj. Antaŭ kelkaj jaroj estis epidemio de la malsano en Namibio, kie la plimulto de malsanuloj estis plenaĝuloj. Malsanuloj estis registritaj ankaŭ en Angolo, Burundo, Konga Demokratia Respubliko kaj aliaj afrikaj landoj. Printempe de 2010, epidemio de poliomjelito eksplodis en Taĝikio – la malsano verŝajne estis enportita el endemia Afganio. Kun migrantoj kelkaj kazoj de poliomjelito el Taĝikio estis enportitaj en Rusion, kaj unu malsanulo mortis. En ĉiuj landoj oni enigas vakcinadon en la kalendaron de devigaj vakcinadoj. Sed en la endemiaj regionoj kaj en tiuj, kie estas granda minaco de enportado de poliomjelito, krome oni okazigas tiel nomatajn naciajn tagojn de vakcinado. Tiam oni vakcinas samtempe ĉiujn infanojn ĝis 3-5-jarajn, kio ĉesigas la cirkuladon de la virusoj inter homoj. Tio, ekzemple, antaŭ nelonge okazis en Barato, kiam dum unu tago estis vakcinitaj perbuŝe 180 milionoj da infanoj malpli ol 5-jaraj. En tiu kampanjo partoprenis, krom enlandaj medicinistoj, multaj miloj da volontuloj el diversaj landoj.

En la landoj, kie oni uzas por vakcinado la vivan vakcinon de Sabin, registriĝas ege malofte vakcinorilataj kazoj de paralizoj, verŝajne ĉe personoj kun nesufiĉa imunstato. Tial en iuj landoj, kie poliomjelito estas likvidita, por evitigi postvakcinajn komplikiĝojn, nun oni akceptas nur la vakcinon de Salk, entenantan mortigitajn poliovirusojn. Sed en la landoj, kie ankoraŭ registriĝas poliomjelito, necesas uzi por vakcinado la vakcinon de Sabin, ĉar la vakcino de Salk ne estas kapabla preventi la virusportadon.

Konkludo

La eliminado de poliomjelito en grandegaj teritorioj – Ameriko, Eŭropo, multaj landoj de Azio kaj de Pacifiko, kie ankoraŭ antaŭ 60-70 jaroj furiozis epidemioj de la malsano – esperigas, ke la fina celo, likvido de poliomjelito, realigeblos. Tamen nun ekzistas kvar endemiaj regionoj, kie poliomjelito persistas. Tio ankaŭ prezentas minacon de elportado de la malsano en aliajn landojn. Sed sen pli aktiva internacia helpo, la gvidantaro kaj medicinistoj de endemiaj regionoj ne povos ŝanĝi la situacion, des pli en tiuj landoj, kie estas multe da aliaj problemoj: malriĉeco, ĉiujaraj inundoj, enlandaj militaj konfliktoj (Afganio), malsato, aidoso, malario (multaj regionoj de Afriko), kaj eĉ miskompreno pri la efikoj kaj celoj de vakcinado mem. Nun ekzistas speciala fonduso de Monda Organizaĵo pri Sano por la kontraŭago al aidoso, tuberkulozo, malario. La kreado de simila fonduso ne malpli gravas por la elradikigo de poliomjelito. La finfaro de likvido de poliomjelito estas celo por la homaro tiel grava kaj nobla kiel tiu de variolo.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gratulon kaj dankon (2)

Mi gratulas al Stefan Maul, la iniciatinto kaj multjara ĉefredaktoro de mia preferata magazino en Esperanto. Agrablan kaj ĝu-plenan emerit-vivon al li. Mi ne dubas, ke Paul Gubbins, kiun mi plezure renkontis antaŭ jam pluraj jaroj, kapablos alte teni la torĉon de Monato.

Jean-Yves SANTERRE
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Yves Santerre el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsamaj kaj disigitaj

Nello Rega estas ĵurnalisto itala, kiu plenumis – kadre de sia laboro kaj precipe kiel prezidanto de la humaneca asocio „Together Onlus” (www.libanitaly.com) – multe da vojaĝoj al Meza Oriento.

Komence de januaro, apud Potenza, la ĉefurbo de la sud-itala regiono Basilikato, li saviĝis de embusko delonge promesita al li de islamaj fundamentistoj. Lia kulpo? Publikigi en 2009 libron „Malsamaj kaj disigitaj – Taglibro de kunvivado kun Islamo” (origina itallingva titolo: Diversi e divisi – Diario di una convivenza con l'Islam).

Konflikto

La libro priskribis la amon inter li, kristano, kaj ŝijaista virino el Libano. La 44-jara ĵurnalisto klopodas montri, el sia propra sperto, ke integriĝo inter tiuj ĉi du kulturoj, ofte konsiderataj en konflikto, eblas, se oni nur rifuzas fanatikecon.

Tamen asertoj de Rega, kritikemaj kontraŭ aspektoj de la islama vivmaniero (precipe la rolo de virinoj), kolerigis Hizbulahon, la libanan t.n. Partion de Dio, kun kiu la familio de lia amatino estis ligita. Hizbulahanoj metis kuglojn en la leterskatolon de la „blasfemulo” kaj, en novembro 2009, eĉ ŝafidan kapon en lian aŭton. Pro la minacoj la ĵurnalisto timis pri sia vivo kaj plendis pri la indiferenteco de la registaro, kiu neniom faris por lin protekti.

Danĝero

La ministerio pri enlandaj aferoj fine konvinkiĝis pri la danĝero, kiam en januaro du nekonatoj proksimiĝis al la aŭto de tiu ĉi itala Salman Rushdie kaj ekpafis. La pafoj mistrafis la ĵurnaliston, kiu eskapis kaj raportis la atakon ĉe policejo.

Ne plu kunas la paro, ĉar Hizbulaho persvadis la fianĉinon forlasi la verkiston kaj reiri al sia antaŭa mondo. Opiniis Rega: „Venkis religio, ŝia religio, la islama, kiu devigas virinon vivi kiel objekto, nekapabla libere pensi kaj elekti.”

Obstaklo

Ilia amo, laŭ Rega, kiu daŭre batalos por integriĝo, ŝajnis al kelkaj defii islamon kaj ties principojn. „Ĉio ĉi pruvas la obstaklon antaŭ integriĝo inter niaj du mondoj,” li diris.

„Mi havas nenion kontraŭ tiu kulturo, kiun mi de proksime ekkonis, aŭ kontraŭ la islamanoj, ne mankantaj, kiuj respektas nin okcidentanojn kaj serĉas dialogon kun ni.”

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nekontentiga progreso en klimatopolitiko

La homaro eligas tro multe da karbondioksido (CO2) en la atmosferon, bruligante precipe fosiliajn krudmaterialojn, t.e. nafto, tergaso (metano) kaj karbo. La CO2-koncentriteco intertempe altiĝis al 385 miliononoj, de 280 en la 19a jarcento antaŭ la industriigo, kaj ĉiun jaron ĝi kreskas je pluaj 1,8 miliononoj. CO2 varmigas la atmosferon. Kontribuas ankaŭ aliaj spurgasoj, precipe metano (CH4) kaj dinitrogenoksido (N2O), kiuj grandparte ankaŭ devenas de homa aktivado. Grava plifortiganto estas akvovaporo, kiu dependas de la temperaturo (do ankaŭ de CO2) kaj ne povas esti sendepende variigata. Tiu tiel nomata varmdoma (aŭ forceja) efiko de CO2 estas vere maltrankviliga: Se ne estas kontraŭago, en nur kelkaj jardekoj la mezumaj temperaturoj de la mondo atingos valorojn neniam ekzistantajn dum la pasintaj 500 000 jaroj. Kvankam la efiko estas fizike simple komprenebla kaj konata de pli ol cent jaroj, la detaloj kun la multaj kontribuoj kaj kelkaj kontraŭagantoj, retrokuploj, nestabilecoj, prokrastotempoj kaj regionaj diferencoj estas komplikaj kaj postulas plej grandajn komputkapacitojn por kalkuli ekzaktajn nombrojn kaj fidindajn antaŭdirojn.

Nur en la fruaj 1980aj jaroj sciencistoj ekkonis la veran amplekson de la minaco. La kalkuladoj tiam estis konfirmitaj per la paraleleco de temperaturo kaj CO2-koncentriteco en la pasinteco (ambaŭ deduktitaj de borkernoj de glaciejoj kaj de marsedimentoj), ekz-e dum la lastaj dek mil jaroj. Kiel unu el la unuaj ĵurnaloj MONATO (1988/03, p. 19) raportis pri tio. Unu antaŭdiro estis, ke post dudek jaroj pli varmiĝos je 0,5-0,6 gradoj celsiaj, kio estos mezurebla. Fakte post 22 jaroj kaj iom akcelita eligado ni nun havas 0,6-0,7 oC. En Eŭropo dubantoj nur ekde du aŭ tri jaroj komencas silenti, post kelkaj nekutime varmaj someroj (kvankam ili ne estas pruvo, ĉar ili estis nur lokaj) kaj komenco de glacifandiĝo en Arkto kaj montaroj.

Unuiĝintaj Nacioj fondis en 1986 Interregistaran Komisionon pri Klimatoŝanĝiĝo (angle Intergovernmental Panel on Climate Change), kiu regule informas pri la aktualigita scienca prijuĝo. En ĝi intertempe membras praktike ĉiuj (ĉ. 3000) seriozaj klimatologoj kaj meteologoj de la mondo. Sur la nivelo de registaroj aŭ ministroj UN ĉiujare okazigas konferencojn pri klimatovarmiĝo, kun antaŭaj preparkunvenoj. La ĝis nun sola kun konkretaj rezolucioj pri devigaj eligreduktoj estis en Kioto en decembro 1997. En la koncerna protokolo, kiu efektiviĝis definitive nur en 2005, la industriaj landoj devigis sin, malaltigi siajn eligadojn de varmdom-gasoj ĝis 2012 je 5,2 elcentoj sub la nivelon de 1990. EU promesis 8 %, distribuitajn al siaj membroŝtatoj laŭ kapablo; ekzemple Germanio, la plej granda eliganto en EU, sin devigis al 21 %. Ne estis limigoj por evolu- kaj sojlo-landoj.

Grava instrumento estas la komerceblaj eligrajtoj, kiuj promesas CO2-ŝparadon tie, kie tio kostas plej malmulte: Lando kun grandaj kostoj povas aĉeti tiajn rajtojn de lando, kiu povas ŝpari pli ekonomie; aŭ iu industriigita lando povas ekzemple modernigi elektrocentralon en malpli evoluinta lando kaj tiam povas alkalkuli la ŝparadon al si mem. Bedaŭrinde la tiam plej granda eliganto Usono ne aprobis la protokolon parlamente, precipe pro tio, ke oni ne atribuis iujn devojn al kreskantaj eligantoj kiel Ĉinio kaj Barato. Kvankam la Kioto-protokolaj celoj tute ne sufiĉas por solvi la problemon, ili estas respektinda unua ŝtupo. Tiu protokolo malefektiviĝos fine de 2012.

En du konferencoj (decembro 2009 en Kopenhago kaj novembro/decembro 2010 en Cancún) oni parolis pri pluevoluigita regularo, kiu enhavos pli grandajn reduktodevigojn, postulante ilin de evoluintaj kaj evoluantaj landoj. En preparkunveno jam en 1997 en Vaŝingtono industrilandoj (inkluzive Usonon) kune kun Barato, Brazilo, Ĉinio, Meksiko kaj Sud-Afriko konsentiĝis pri la fundamentoj: Oni samopiniis, ke oni etendu la sistemon de komerceblaj eligrajtoj laŭeble al ĉiuj landoj de la mondo. La partoprenantoj de la kopenhaga konferenco transprenis la celon de ĉirkaŭ 100 landoj, ke la klimatovarmiĝo estu limigita al 2 gradoj celsiaj. (Landoj rekte koncernataj ekzemple de marnivelaltiĝoj proponis 1,5 oC. Ni jam havas 0,7!) Super tiu limo (kiu signifus 6 ĝis 8 oC en polusproksimaj regionoj) minacas subitaj nestabilecoj kiel degelado de daŭrafrostaj grundoj (kaŭzanta grandskalan liberigon de CO2 kaj CH4) kaj pli rapidan glitadon de glaciejoj en la maron (kio altigos la marnivelon).

Alia propono estis distribui la eligrajtojn al la landoj proporcie al ilia nombro de loĝantoj. Tio ŝajnis la plej justa sistemo. Tiam la industrilandoj aŭ pagos multe al malpli evoluintaj landoj por akiri eligrajtojn aŭ estus devigitaj draste ŝpari. Speciale por landoj kun multaj loĝantoj kiel Ĉinio (intertempe la plej granda eliganto), tiu propono estus tre avantaĝa.

Bedaŭrinde en Kopenhago la tiea ĉefministro malakceptis tiun proponon kaj ĝenerale iujn fiksajn limigojn kaj kontrolojn. Li volis nur redukti la relativan eligon (je respektindaj 40-50 %) por ĉiu unuo de ekonomia produktado, kio efektive signifos altigon de CO2-eligo. Ankaŭ Barato montris saman sintenon, kaj Usono proponis redukton de nur kvar elcentoj kompare al 1990 (17 % surbaze de 2005). Tiuj tri landoj respondecas pri preskaŭ duono de la tutmonda homfarata eligado. Precipe de ilia nuna sinteno dependas la estonta mondoklimato. Tion ilustras komparo kun la ŝparado de la Kioto-protokol-sekvantaj landoj: Inter 2000 kaj 2010 ili reduktis la CO2 eligadon je 118 milionojn da tunoj, dum Ĉinio samtempe kreskigis la sian je 600 milionojn.

Kun la ĝisnunaj „redukto”-promesoj de la landoj partoprenantaj en Kopenhago (detaloj en www.climateactiontracker.org/) estas antaŭvidebla por la fino de la jarcento CO2-koncentriteco de 650 miliononoj kaj temperaturaltiĝo de pli ol 4 oC, simile al la plivarmiĝo (5-6 oC) je la fino de la lasta glaciepoko. Progreso en Cancún estis, ke konservado de arbaroj estos pripagata. La konstatoj de IPCC kaj la celo de 2 gradoj estis agnoskitaj. La Kioto-ŝtatoj volas daŭrigi siajn celojn, ĉu akrigitajn aŭ ne. La aliaj landoj deklaru libervole siajn ŝparintencojn. La konsento, vaste salutita kiel esperiga, verŝajne ekestis nur pro tio, ke konkretaj kaj devigaj ŝparceloj ne estis fiksitaj.

Evidente la nevolo de sindevigo ekz-e de Ĉinio estas motivita de intereso ricevi pliajn eligrajtojn. Simile, post la usona retiriĝo de la Kioto-protokolo oni povis alvarbi Rusion en 2001 nur per donaco de multaj eligrajtoj, kiuj tiam estis ne bezonataj: Longe antaŭe, post 1990, multaj energi-malŝparantaj kaj ne profitodonaj fabrikoj en Rusio estis fermitaj aŭ modernigitaj. Nun Ruslando povas vendi tiujn rajtojn, sen novaj ŝparklopodoj. Sed la mondo ne havas tempon por politika marĉandado kaj spacon por apartaj interesoj. Ĉiu prokrasto akrigas la problemon. Se la plivarmiĝo vere estu limigita al 2oC, la CO2-enhavo de la atmosfero devas ne superi 450 miliononojn. Tio signifas, ke la tuta kvanto de CO2 ankoraŭ eligota de la homaro estu limigita al 700 ĝis 800 miliardoj da tunoj. (La nuna ĉiujara eligado estas 31 miliardoj, kaj estis 21 miliardoj en 1990.) Evidente ĉia hezitado pli malfaciligas la atingadon de la celo. La ŝparado estus multe pli facila, se ĝi estus komencita antaŭ 20 jaroj, ne longe post kiam la problemo estis ekkonita. Unu – tute ne radikala – scenaro postulas, ke oni malaltigu la eligadon mondvaste al 40 % de la nuna (4,6 tunoj por ĉiu persono) ĝis 2050 kaj al dekono ĝis 2100. (Cetere tiel oni tute ne elĉerpos la provizojn de la fosiliaj brulaĵoj, ankaŭ ne de nafto.) Tio necesigas ĉiujaran malkreskigon de 2,5 % mezume, sed por industrilandoj pli (ekz-e 5,6 % por Usono). Laŭ la tre atentata raporto de ekonomikisto Nicholas Stern (Britio) en 2006, tio estas atingebla eĉ ankoraŭ nun per tre modestaj kostoj; ĝi stimulos inventojn kaj la evoluon de la ekonomio. Do iaj timoj pro ekonomiaj malhelpoj estas nepravaj.

Aliflanke la ĝisnunaj klopodoj tute ne sufiĉas eĉ en landoj, kiuj sin konsideras relative aktivaj kaj sukcesaj tiurilate. Tion ripete emfazis la Germana Fizikista Asocio, montrante diagramon pri la elig-ŝparado en Germanio: Kvankam la promesita malkreskigo de 21 % kompare kun 1990 estis atingita jam en 2009, preskaŭ duono rezultis el ruiniĝo de la orient-germana industrio post 1990 (post la unuiĝo) kaj de la ekonomia krizo en 2009. Por atingi la celon de 2020, la ekonomiaj rimedoj devas esti uzataj pli saĝe (vidu venontan numeron de MONATO).

Werner FUß

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Verdigu la dezertojn!

La homaro eligas tro multe da tiel nomataj varmodomaj gasoj en la atmosferon, precipe karbondioksido (CO2), per bruligado de karbo, nafto kaj tergaso. Ili minacas trovarmigi la klimaton. Vico da konferencoj ĝis nun ne atingis konkretajn rezoluciojn pri drasta kaj deviga CO2-ŝparado (vidu la antaŭan numeron). Teknike ĝi estas farebla, kvankam ĝi postulas abundon da inventoj kaj novigaĵoj. Neniu unuopa el la agoj ĝis nun elpensitaj aŭ aplikataj estas sufiĉa. Ni bezonos pli aŭ malpli ĉiujn. Konsiderendaj estas ŝparado de energio, plibonigo de energiefikeco, uzado de senkarbonaj teknikoj kaj utiligo de CO2-malfontoj. Por ekonomia uzo de la mono necesas saĝa elekto de la metodoj.

Izolado

Ĉe la unua punkto, grandaj ŝancoj kuŝas en varmoizolado de domoj. En Germanio ĝi povas ŝpari proksimume duonon de la hejtenergio, kiu nun respondecas pri 39 % de la tuta energikonsumo (loĝdomoj pri 28 %). La ŝtato instigas tiajn klopodojn per subvencioj. Tamen, plukalkulante la nunan malrapidan progreson, oni atingos la celon nur post multe pli ol cent jaroj, ĉar renovigado de domoj estas ne ofte farata kaj necesigas grandajn investojn. Pli grandajn ŝancojn havas landoj ekzemple en orienta Eŭropo, kie ĝis nun la domoj estas malpli bone izolitaj. Per la sama metodo estas ŝparebla energio por malvarmigo en landoj (ekzemple Usono), kiuj bezonas ĝin.

Multaj industriaj landoj instigas evoluigon de aŭtoj kun malalta konsumo. Sed iaj ajn plibonigoj estos grandparte „formanĝitaj” de la kresko de la trafiko. Pli bonan efikecon ankaŭ povus havi elektroaŭto, speciale estontece, se elektroproduktado estos CO2-ŝparema. Sed ili taŭgas praktike nur por mallongaj distancoj. Ĉe lumigo oni tuj povas ŝanĝi malnovajn lampojn per multe pli efikaj. Sed tio koncernas nur malmultajn elcentojn de la energikonsumado.

Akraj disputoj

Granda progreso rezultis en la pasintaj jardekoj en elektrocentraloj surbaze de gaso kaj karbo; speciale oni pli kaj pli uzas ankaŭ la varmon, kiu kromrezultas ĉe elektroproduktado. Tamen estas akraj disputoj, ĉu oni entute konstruu novajn centralojn uzantajn fosiliajn brulaĵojn. Kiel ajn, estas evidente, ke nur per plibonigo de efikeco kaj ŝparado oni ne povas atingi dekonon de la CO2-eligo, kio devus esti atingita ĝis la fino de la jarcento por limigi la plivarmiĝon al du gradoj celsiaj (vidu la antaŭan numeron).

Ĉe produktado de elektro, la atomenergio ne liberigas CO2. Ĝi estas tre potenca kaj preskaŭ ne elĉerpebla. Sed ĝi estas timata en Germanio, Usono kaj aliaj landoj pli ol la klimata problemo. La Germana Fizikista Asocio substrekas, ke sen ĝia almenaŭ dumtempa uzado oni ne povas funde kontraŭagi la varmiĝon. La teknikaj problemoj aŭ jam estas aŭ ankoraŭ povas esti solvitaj. Grandan sukceson rikoltas en Germanio kaj aliaj landoj la multigo de ventoturbinoj, kiuj nun jam produktas respektindan parton de la elektro. En aliaj landoj oni ankaŭ povas pliigi akvoelektrajn centralojn. En Germanio la fotoelektra sunenergio rapide kreskas, ĉar ĝi estas multe subvenciata. Pro la altaj kostoj tio estas ofte kritikata: Ĉu oni ne uzu la monon pli efike por alia metodo? Sed la kostoj rapide malkreskas kaj estas esperoj, ke post malmultaj jaroj la sunelektro estos ekonomia.

Privataj kompanioj

Pli proksime al ekonomieco estas la tiel nomata „fototerma” elektro, ĉe kiu oni fokusas la sunradiojn per parabolaj kanaloj, hejtante oleon en tubo, kiu siaflanke funkciigas termoelektran centralon; la varmo povas esti konservata dum nokto. Tiaspecaj provaj centraloj ekzistas en Hispanio kaj Usono, kaj oni ĵus komencis konstrui novan tre grandan (1500 MW) en la dezerto Mohave ne tre malproksime de Losanĝeleso. Nun privataj kompanioj, per iniciato de Munkena Reasekuro (Münchner Rück, kiu asekuras asekurkompaniojn kontraŭ plej grandaj riskoj speciale pro naturkatastrofoj), planas grandegan reton de tiaj centraloj en norda Afriko kaj arabaj landoj, kun kapacito sufiĉa por iam provizi ĉirkaŭ sesonon de la elektro konsumota en Eŭropo, aldone al la lokaj bezonoj.

Multaj homoj, inkluzive iujn en la germana registaro, pensas, ke la energio de postkreskantaj materialoj estas CO2-neŭtrala. Ili diras, ke bruligado de ligno aŭ biogaso liberigas nur tiom da CO2, kiom antaŭe estis fiksita de la planto. Tio estas sintrompo. Se oni volas bruligi pli multan lignon (kio estas subtenata en Germanio), tio povus esti CO2-neŭtrala nur, se oni ankaŭ kreskigas pli da ĝi (kio ne estas subtenata). Sed eĉ en tiu okazo la klimato povas malprofiti: Se en Eŭropo oni volas rikolti pli da ligno aŭ aliaj energiplantoj, oni bezonas sterkon, kaj sterkado liberigas N2O, kies varmiga povo estas multe pli granda ol tiu de CO2.

Ellavado de CO2

Alia metodo, kiun kelkaj komunikiloj konsideras esperiga, estas la ellavado de CO2 el fumgasoj de energicentraloj por ĝin likvigi sub premo kaj subterigi en profundajn (sal-)akvohavajn tavolojn. Sed tio ne estas realisma, ĉar la kvantoj estas simple tro grandaj, en Germanio preskaŭ unu miliono da tunoj ĉiutage. Transportante ilin per trajnoj anstataŭ per tuboduktoj, oni bezonus ĉiun tagon 300 grandajn ŝarĝotrajnojn.

Anstataŭ tia subterigo de CO2, ĝia biologia fiksado estus multe pli efika, realisma kaj malmultekosta. Tion denove emfazis la Germana Kemiista Asocio en 2004, post unua propono de Gregg Marland (Usono) en 1988 kaj multaj publikigoj (ankaŭ de la Interregistara Komisiono pri Klimatoŝanĝiĝo de UN) en la intertempo. Tiu malfonto de CO2 ankoraŭ ne estas sufiĉe atentata en la publikaj diskutoj kaj politiko. Ĉiun jaron multoblo de la homfarita CO2 estas fiksata en formo de biomaso, ekzemple en arbaroj; la sama kvanto ankaŭ estas liberigata per malkombinado, ekzemple putrado, tiel ke ekestas senvaria stato. Sed se oni sukcesas grandskale etendi la arbarojn, oni eĉ povas malpliigi la atmosferan CO2-enhavon, ne nur bremsi ĝian kreskon. Oni ne nur kaptus la eligaĵojn de energicentraloj kaj eĉ povus konsideri pluan uzon de fosiliaj elektraj centraloj, domhejtado ktp. Preferata estas la arbarigo de duonsekaj regionoj en la subtropikoj kaj de dezertoj. En multaj tiaj regionoj pluvas almenaŭ unufoje ĉiun jaron.

Supersorbantoj

Se necese, oni povas plibonigi la grundon per supersorbantoj, t.e. materialoj, kiuj sorbas kaj konservas grandajn kvantojn de akvo kaj mineraloj. Ekzemploj de tiaj materialoj estas polielektrolitoj kiel salo de poliakrila acido (nun uzata ankaŭ en bebovindoj) aŭ la responda amido; ili ankaŭ estas simple prepareblaj el rubaĵoj de plastaj materialoj. Sukcesaj tiaj plantejoj ekzistas en la suda Ĉinio, ŝtatoj ĉe la Persaraba Golfo, Israelo kaj aliaj landoj. La aŭtoroj de la studo de 2004, A. Hüttermann kaj J. O. Metzger, taksas, ke por fiksi la ĉiujaran eligaĵon dum almenaŭ la nuna jarcento (tiel haltigante la nunan koncentritecon) oni bezonas 4,8 (tropika sekregiona arbaro) ĝis 30 (dezerto) milionojn da kvadrataj kilometroj (Komparu la areon de Germanio de 357 000 km2.). Ili argumentas, ke en la lastaj jardekoj simila areo iĝis ne fruktodona per senarbarigo en la tropikoj kaj per etendiĝo de dezertoj ekzemple en la Sahel-zono. Per detalaj supozoj, ili ankaŭ taksas kostojn de 1 ĝis 5 eŭroj por ĉiu tiel fiksita tuno de CO2. Tiel ĝi kostas klare malpli multe ol unu tuno de eligaĵrajto (10-13 eŭroj aktuale). Do la metodo estas ekonomia, se oni rajtas dekalkuli la fiksitan CO2 de la pagenda eligaĵo. En tiu okazo industriaj landoj arbarigus dezertojn en pli malriĉaj landoj (aŭ almenaŭ pagos por ĝi). Tiel la granda minaco de klimatovarmiĝo povas esti konvertita al realigado de malnova revo de la homaro, verdigo de dezertoj.

La arbarigo daŭreme plibonigus la lokan mikroklimaton kaj la grundon. (La esprimo „mikro” ne misgvidu: tio koncernas grandegajn areojn.) Pro tio la metodo ne deprenus iun areon uzatan por produkti nutraĵojn; kontraŭe, kiel demonstrite en Israelo, ĝi prezentus novajn tiajn eblojn kaj tial povus helpi nutri la kreskantan mondloĝantaron. Ĝi ne nur subtenus la agrokulturon, sed ankaŭ la lokajn metiojn, ĉar ligno estas bona konstrumaterialo. Konsumante (espereble nur malgrandan) parton, oni povas uzi la lignon ankaŭ por gajni energion kaj produkti likvajn fuelojn aŭ aliajn kemiaĵojn. Tiel estus kreitaj altvaloraj laborebloj.

Biologia fiksado

Kontraste al aliaj provoj, la biologia fiksado de CO2 povas esti teknike tuj komencita kaj grandskale realigata en kelkaj jardekoj, sen ia antaŭa esplorado. Tamen sciencistoj evoluigadas plibonigojn. Interesa metodo rezultis antaŭ nelonge el provo plirapidigi la procezadon de biorubaĵo (por ankaŭ malaltigi la kostojn), kiu nuntempe estas kompoŝtata (dum kelkaj monatoj) aŭ konvertata al biogaso (dum kelkaj tagoj). Se oni varmigas la organikan materialon kune kun akvo al 180 oC en premreagujo (simila al vaporkaldrono uzata en kuirejo), sen bezoni eksteran energion ĝi estas konvertata dum unu horo al karbo. La aliaj elementoj (nitrogeno, fosforo, sulfuro ktp.) kaj mineraloj restas en la akvo kaj povas esti redonataj al la medio. La karbo estas fakte variaĵo, kiu ankoraŭ enhavas iom da oksigeno. Tial ĝi povas konservi akvon kaj mineralojn, kvankam ne tiel efike kiel la supersorbantoj, sed iom simile al torfo aŭ nigra tero, kiu estas konata kiel tre fruktodona grundo ekzemple en Ukrainio aŭ Brazilo. (Fakte la ekestoprocezoj estas la samaj, kvankam la teknika metodo estas multe pli rapida pro la alta temperaturo.) Ĝi ankaŭ estus taŭga pliboniganto de grundoj eĉ en relative sekaj aŭ karstiĝintaj regionoj.

Plej freŝdate du aŭtoroj (Markus Antonietti kaj Gerd Gleixner) atentigas pri alia eco: Tia karbo estas multe pli longeviva ol humo, kiun mikrobakterioj oksidas al CO2 ene de 80-100 jaroj (en Germanio; en tropikoj pli rapide). Do se oni konvertus parton de la ligno (prefere nur la malaltvaloran) en novaj aŭ malnovaj arbaroj al tia karbo, oni pligrandigus la arbaran kapaciton por konservado de karbono aŭ fiksado de CO2.

Laŭ mi ni tamen bezonos striktan energiŝparadon kaj grandskalan ŝanĝon al sen-CO2-aj aŭ CO2-neŭtralaj energifontoj, kvankam la verdigo de dezertoj povus laŭkalkule kapti la tutan karbondioksidon eligotan de la homaro; mi simple dubas, ĉu oni vere povas havebligi en mallonga tempo la grandajn necesajn areojn. Estas ankaŭ malesperige vidi, ke daŭris tre longe, de la unua publika atento pri la klimatoproblemo en la 1980aj jaroj ĝis konkretaj malgrandaj kaj nesufiĉaj agoj, la Kioto-protokolo de 1997 kaj ĝia efektiviĝo en 2005. La verdigo de dezertoj eĉ ankoraŭ ne ricevis publikan atenton, kvankam ĝi povus esti la plej potenca ago kontraŭ la klimatovarmiĝo.

Werner FUß

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malfeliĉan kristnaskon

Montriĝis vana la espero de niĝerianoj, ke post la lastaj islamaj atakoj, kiam pereis pli ol 1000 senkulpaj vilaĝanoj, finiĝos la katastrofo.

Pasintjare, la 24an de decembro, islamaj fanatikuloj eksplodigis bombojn en preĝejo, kie estis festata kristnasko. Mortis verŝajne pli ol 100 homoj. Malgraŭ kondamnoj i.a. de la prezidanto de Usono, la papo kaj Unuiĝintaj Nacioj, sekvis aliaj bombo-atencoj en la niĝeria ĉefurbo Abuĝo.

Jihadistoj

Suspektataj estas islamaj jihadistoj, kiuj eksplodigis bombojn denove en preĝejoj, sed ankaŭ en vendejoj, drinkejoj kaj armea bazo, kie oni estis festonta la novan jaron. Ankaŭ tie mortis centoj da homoj.

Krome, en la ŝtato Borno la radikala sekto Boko Haram atakis policistojn kaj soldatojn, mortigante sep, dum en la ŝtato Bayelsa eksplodis bombo en elementa lernejo, kie estis okazonta politika kunveno. Denove multis viktimoj.

Balotoj

Nun la niĝerianoj timas, ke la atakoj kvazaŭ anticipas la ĉi-jarajn tutlandajn elektojn. Jam estas registritaj 63 partioj, kiuj okazigis unuajn balotojn por elekti siajn kandidatojn. Dum elekto-kampanjoj jam mortis dekoj da homoj.

La niĝeria prezidanto Goodluck Jonathan starigis sekurecan grupon por konsili la registaron. Krome li intencas enpostenigi specialan konsilanton pri terorismo.

Intertempe niĝerianoj esperas, ke ĝis la komenco de la elektoj en aprilo estos solvita la problemo pri religiaj kaj terorismaj atakoj. Tiam ili esperas elekti novan prezidanton, federacian kaj ŝtatajn parlamentojn, kaj ŝtatestrojn en la 36 niĝeriaj ŝtatoj.

Princo Henriko OGUINYE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Matena kafo

Akra vento kirlas laŭ Montgomery-strato; antaŭanoncante la vintron, iomete frostas. Kun unu mano en la poŝo – bedaŭrinde la alia tenas tekon – mi marŝas rapide laŭ la strato. Hodiaŭ la jako kaj kravato ne sufiĉas; vere mi bezonas mantelon. La altaj muroj de la komercaj konstruaĵoj ambaŭflankas la straton. Tiuj krutaj altaĵoj, simile al eskarpoj ĉe la oceano, faras profundan kanjonon en la koro de la financa kvartalo de San-Francisko. Ofte meztage mi admiris la variecon en la muroj: ŝtalo kaj vitro faras glatan, vertikalan ebenaĵon por la novaj; brikoj, betono kaj terakotaĵoj ornamaĵojn por la malnovaj. Ĉi-matene la altaj konstruaĵoj estas nur mornaj siluetoj en la matena krepusko.

Puŝmalferminte la pezan, vitran pordon, mi eniras la kafejon. Feliĉe trafas min brila varmeco kaj la odoro de kafo. Malgraŭ la frua horo la kafejo preskaŭ plenas. Obtuze murmuras multaj voĉoj. Mendante kafon, mi ĉirkaŭrigardas. Ĉe la tabloj geoficistoj babilas pri ĉiutagaj aferoj, politiko, aŭ oficejaj klaĉaĵoj. Pli ol kelkaj studadas siajn porteblajn komputilojn. Preninte mian kafon, mi serĉas sidlokon. Jen kontisto, jen boristo, kiun mi iomete konas, sed mi vidas neniun el mia oficejo, nek direktoron, nek administriston. Tro fruas por ili.

Finfine mi trovas tablon en fora angulo kaj sidiĝas. La kartona ujo, kiun mi nomas taso, ardas en mia mano kaj tre rapide mi ĝin metas sur la tablon. Mi forprenas la kovrilon. Tro urĝe kaj senhezite, mi provas guston, kaj bruligetas miajn lipojn. Blovante sur la kafon, mi timas alian provon kaj komprenas, ke mi devas atendi. Feliĉe mi plektas miajn fridajn fingrojn ĉirkaŭ la varmegan tason. Kia vivo, mi pensas, kiam la matena kafo estas la plej alta pinto de la tago. Atendinte kelkajn minutojn, mi denove provas la kafon. Bongustas! Trinkante iom plu, mi pripensas la tagon antaŭ mi - mizeregan!

Dudek etaĝojn super la kafejo, en la sama konstruaĵo, situas la oficejo, kie mi deĵoras. Por mi estas nur kubejo, el longa vico de aliaj, kun skribtablo, komputilo, kaj bretoj plenaj de paperaĉoj kaj problemoj. La estro diris, ke hodiaŭ ni devas fini la projekton. Ĉu eblas? Mi vere ne scias. Per ni la estro fakte diras mi. La helpantoj kaj komizoj estas tro junaj kaj senspertaj. Pri ĉiu detalo mi devas instrui kaj kontroli. La estro mem ne povas helpi. Li okupiĝas pri senĉesaj kunsidoj, kie li balbutas promesojn al la partneroj, kiujn mia teamo aŭ la cetero de la skipo ne povas plenumi. Kolere mi prenas trinketon de la vaporanta, nigra likvaĵo. La kolero kaj kafo vigligas min, sed je tiu momento mi tiel profundiĝas en mian koleron, ke mi ne tuj rimarkas la virinon.

Abrupte antaŭ mi staras virino, sufiĉe juna, svelta, kaj tre alloga, nete vestita en nigra jako kaj jupo, portante tekon. Eble ŝi estas tridekjara, sed al mi, kiu havas kvardek ses jarojn, kaj estas iom kalva, iom dika, ŝi ŝajnas tre juna. La jupo tre kurtas, la kruroj tre belas, kaj mi fajfe spiretas. Kiam ŝi forprenas dikan lanan koltukon, same nigran, montriĝas arĝenta bluzo el silka ŝtofo kun profunda dekolto. Ringo de perloj ĉe la kolo aldoniĝas. Ĝentile kun bela rideto, ŝi demandas, ĉu estas libera seĝo ĉe la tablo.

„Kompreneble”, mi balbutas, mallerte stariĝante en konfuzo. Svingante mian manon al tiu neokupita seĝo, mi raŭkas, „Bonvenon.”

„Vi tre afablas”, ŝi diras dolĉe, kaj surplankigante sian tekon, sidiĝas. „Vin mi volus danki, la ĉambro tiel plenas ...”

„Ne dankinde, estas mia plezuro”, mi entuziasmas. Mirante pri la bonsorto havi tian belan tablan kunulinon, mi frandas la momenton.

Ŝi metas sian kafon sur la tablon kaj rigardas min.

„Mi nomiĝas Johano”, mi tro abrupte anoncas kaj fuŝe etendas mian manon, kiel mallertulo. Vere kamparana knabaĉo, mi pensas poste. Surprizite, hezite, sed post momento, ŝi prenas mian manon dum sekundeto, sed tiu ago amuzas ŝin. „Vi estas tre formala.”

Ni ambaŭ ridas, sed mi hontas pri mia mallerteco, kaj penas senkulpigi min. „Tro da oficejaj kunsidoj, tro da klientoj, tro da renkontiĝoj ...”

„Ne bedaŭru”, ŝi ĝentilas per mola voĉo. „Mi sentas min preskaŭ tre grava pro tiu formaleco.”

„Kaj via nomo?” Mi denove tro abrupte demandas.

Ŝi ne tuj respondas, sed trinketas la kafon; ĝia varmeco ŝajne ne ĉagrenas ŝin. Sidante flanke sur la seĝo, kun unu kubuto sur la tablo, per gracia movo, ŝi metas unu belan femuron sur la alian kun delikata susureto, kaj rigardas min. Ŝiaj okuloj helbrunas - preskaŭ verdas. Mi tute enraviĝas.

„Kaj via nomo?” mi denove urĝas.

„Nomoj ne gravas; sen nomoj homoj pli misteras, ĉu ne?” Ŝia rideto malice mokas min, sed la voĉo tre allogas. Ŝi vere ensorĉas.

„Sed mi esperas, ke ni amikiĝos”, mi plendas.

„Klaŭdia”, ŝi flustras. Denove ŝi longe rigardas min en silento, langvore gustumante la kafon. La belaj okuloj neniam palpebrumas kaj traboras min kiel kugloj.

Mi revas esti kun ŝi. Eble ni povus fari ion kune; eble ni lunĉus; certe lunĉo eblus. Post paŭzo, sentante min iom nervoza post tiu longa rigardado, mi klopodas rekomenci la konversacion.

„Iom malvarmas hodiaŭ”, mi diras.

„Tre”, ŝi diras per velura, kontralta voĉo.

„Kaj la vento”, mi feble daŭrigas.

„Jes, la vento.”

„Eble frua vintro”, mi komentas pensante, ke iam ni povus fari ion pli interesan ol lunĉi, eble pikniki en la parko, kie ni povus marŝi manenmane sub la arboj.

Klaŭdia ne plu respondas, nur trinketas la kafon kaj rigardas min en silento. Ne sciante kion diri, mi trinketas kaj rigardas mian tason. Mi scias nenion pri ŝi. Kie ŝi laboras? Kial mi ne antaŭe vidis ŝin? Venante ĉi tien dum kelkaj jaroj, mi neniam vidis ŝin; certe ŝin mi memorus. Mia scivolo pezas kiel sako da ŝtonoj.

„Ĉu vi laboras proksime?”

Denove la fascinaj okuloj studas min. „Nur kelkajn stratojn for”, finfine Klaŭdia murmuras. Ŝi tenas la tason per ambaŭ manoj. „Ĉu tio gravas?”

„Probable ne”, mi konfesas. „Sed vi tiel belas, ke mi volus scii ĉion pri vi.” Mi ŝvitas iomete je tiu konfeso.

Ŝi rave ridadas per tiu sama velura voĉo. „Ĉion,” ŝi ripetas, „ĉiun mizeran detalon.” Ankaŭ ridante ŝi diras, „Vi tre amuzas min, Johano.”

Mirante, mi konstatas, ke eĉ anĝeloj povas havi problemojn. Mi profunde revas pri ŝi, eble mi povus fari ion por helpi ŝin. En mia mensa sonĝo mi imagas, ke eble ŝi ŝatus min. Certe ŝi trovas min amuza.

„Vi estas kiel detektivo je la televido, farante multajn demandojn.” Ankoraŭ ridante, ŝi anoncas: „Nun mi pridemandos vin! Ĉu vi feliĉas?”

„Feliĉas? Mi vere ne scias.” Ŝi denove mokas min, sed mi sentas, ke ŝi volus diri ion plu.

Moviĝante antaŭen, metante ambaŭ kubutojn sur la tablon, Klaŭdia abrupte diras per forta flustro, „La vivo tre tedas, ĉu ne?”

Mi rektiĝas iomete sur mia seĝo. La subita ŝanĝo de temoj surprize frapas min kiel bato per trabo. Ŝi tiel ĉarmas en mia imago, sed kion ŝi vere pensas? Finfine post paŭzo mi respondas: „Jes ja”, pensante pri tiu turmentejo dudek etaĝojn super mia kapo.

„Ĉu vi iam volus subite fari ion novan?” Klaŭdia kliniĝas antaŭen pli proksimen. Ŝiaj okuloj brilas. „Sen ia planado aŭ pripenso.” Ni sidas tiel intime, ke mi povas senti ŝian varman spiradon sur mia vizaĝo. Tre urĝe mi volus kisi ŝin. Ŝvitante je tiu penso, mi ne povas respondi.

„Venu kun mi, forgesu vian laboron, forgesu vian tedan vivon. Ni povus eskapi. Imagu, ke ni povus eskapi eĉ por unu tago. Imagu! Ni flugos libere kiel mevoj.”

Sentante, ke mi sufokiĝos, mi spiregas, „Sed mia laboro ...”

„Voku vian firmaon; diru ke vi malsanas. Mi farus same”, Klaŭdia intense urĝas, kaj tenas mian manon.

Mia koro batadas kiel kanario ĉe aperta pordo de la kaĝo. Ŝvitante, mi scias nur, ke pli ol ion ajn en la mondo mi volus iri kun ŝi. Preskaŭ dronante, mi stertoras: „Jes, mi iros!”

Feliĉe, ŝi tenere ĉirkaŭbrakas min, kaj mi kisas ŝin.

„Klaŭdia, mi amas vin, kien ni iros?”

„Ni iros norden”, ŝi jam decidas. „Ni transiros la ponton ĉe la Ora-Pordego, kaj iros vinejaren ie en Sonoma aŭ Mendicino. Ĉu vi havas aŭton?”

„Ne, ĉe la riparisto”, mi mensogas, sciante, ke je ĉi tiu horo mia edzino pretigas la infanojn kaj kondukos ilin al la lernejoj.

„Ne gravas,” Klaŭdia firme diras, „ni povos uzi la mian. Ĝi estas tute nova.” Mi miras pri ŝia kuraĝo kaj la detala scio. Ĉu ŝi jam faris tiun agon kun alia? La patoso de la momento tiel premas, ke mi ne povas ne veturi kun ŝi.

„Ni forflugos el ĉi tiu infero”, ŝi siblas kaj prenas sian poŝtelefonon kaj komencas puŝi butonojn.

Kion ŝi diris? Mi imagas la ŝoseon norden: blua strio transirus nigrajn arbarojn en la pluvo kaj nebulo; ni preterpasus vilaĝojn kaj urbetojn; la lumoj de la urbetoj briletus en fora distanco; zumus la radoj sur la pavimo, dum la mejloj glitus for. Klaŭdia tenere tenus mian brakon dum la veturo.

„Johano, ĉu vi feliĉas?”

„Jes, tre.” Ŝi metus sian kapon sur mian ŝultron. Mi kredas, ke ni ĉiam estus feliĉaj.

Kiam la virino ekstaras, mi elreviĝas. Ŝi kolere flustras al si mem, „Tro da demandoj.” Prenante la tekon, ŝi formarŝas; la altaj kalkanumoj frapas la plankon kiel pistolaj pafoj.

Glutante la ceteron de mia kafo, mizere mi rigardas la feĉojn ĉe la fundo de mia taso. La kafo gustas amare kaj malvarme. Kiel la vivo mem, mi pensas.

La belulino jam stariĝis kaj foriris el mia vivo, sennome, senparole, tute mistere, kiel fantoma sorĉistino, kaj mia vivo grize, senespere denove enuigas. Malrapide mi stariĝas, prenante mian tekon, forlasas la kafejon. Mi eniras la akceptejon de la konstruaĵo. Tiu salono estas grandega kun blankaj muroj, marmoraj kolonoj, multaj pentraĵoj de dikaj bankistoj, kaj gardista giĉeto. Montrante mian legitimilon, mi preterpasas la gardiston kun afablaj salutoj kaj eniras la halon por liftoj.

Tie per suprenira lifto mi iras deĵorinferen.

Daniel L. MASON

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Daniel L. Mason el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La nova Kindlo de Amazon

Rilate teknikaĵojn mi malofte estas modernulo. Ekzemple, mia nuna tekokomputilo estas la plej malmultekosta, kiun eblis aĉeti en 2007, kaj en mia hejmo ni ankoraŭ ne ricevas ciferecan televidon, kvankam mi baldaŭ devos okupiĝi pri tio por eviti akrajn plendojn de aliaj familianoj, kiam oni malŝaltos la analogan en aprilo 2011. Pri mia poŝtelefono ni prefere silentu.

Tamen en novembro, pretigante prelegon pri „La estonteco de literaturo”, mi informiĝis pri aparato, kiu nuntempe furoras en mia lando, Kindlo (Kindle) de Amazon, kaj ĝia priskribo ŝajnis tiel alloga, kaj ĝia prezo tiel modesta, ke mi decidis mendi ĝin. Dek du tagojn poste mi senaverte ricevis Ipadon (Apple iPad) donace de mia dunganto, do mi subite iĝis posedanto de du sufiĉe aktualaj tabulkomputiloj.

Legoplato

Kvankam mi legis almenaŭ unu industriraporton, kiu enklasigas Kindlon inter tabulkomputiloj, nomi ĝin tiel misgvidas. Interne ĝi estas linuksa komputilo, sed el la vidpunkto de uzanto ĝi estas relative simpla aparato kun unu ĉefa funkcio: oni legas librojn per ĝi. En MONATO ni jam nomis tiajn aparatojn „poŝlegiloj”, sed pli bela vorto eble estas „legoplato” (el la sveda läsplatta).

Aperis jam pluraj modeloj de Kindlo. La unua aperis en novembro 2007, kaj la modelo, kiun mi aĉetis, neoficiale nomata „Kindlo 3”, lanĉiĝis en aŭgusto 2010. De ĝi estas du variantoj: unu, kiu povas konektiĝi per la poŝtelefonaj retoj („3G”), kaj unu, kiu konektiĝas nur per sendrata reto IEEE 802.11 („vifio”). En Britio ili kostas 109 kaj 149 pundojn (ĉirkaŭ 130 kaj 180 eŭrojn), inkluzive de sendokostoj, kaj en Usono eĉ malpli.

Elektronika inko

Kindlo pezas 241 aŭ 247 gramojn (kromaj 6 g por 3G), longas 190 mm, larĝas 123, kaj dikas 8,5 mm. Ĝi havas 4 GB da memoro, el kiuj 3 GB restas por la uzanto (sufiĉe por miloj da libroj), kaj ĝia ekrano, kun 16 grizniveloj, mezuriĝas je 91 oble 122 mm (por 6-cola diagonalo). La ekrano havas laŭ la specifo 600 oble 800 bilderojn, sed estas malfacile konfirmi tion perokule: ĝi funkcias per tiel nomata „elektronika inko” kaj aspektas simile al presita papero, tiel ke oni ne vidas bilderojn.

Elektronika inko konsumas elektron, nur kiam oni ŝanĝas la bildon, do Kindlo eĉ malŝaltita havas ion sur la ekrano. Kiam oni ricevas ĝin, sur la ekrano legiĝas instrukcio por konekti ĝin al elektro. Se oni ne jam konas tiajn ekranojn, oni povus kredi, ke oni legas alfiksitan plastan folion, ĝis oni konektas ĝin, kaj la bildo ŝanĝiĝas.

Elektronika inko estas tiel energiŝpara, ke Kindlo povas funkcii dum tuta monato inter reŝargoj de la akumulatoro. Jen unu granda avantaĝo de elektronika inko. La alia estas, ke ĝi facile legeblas ankaŭ en hela lumo, kaj (laŭ la sperto de multaj homoj) malpli lacigas la okulojn ol lumanta ekrano.

Kompreneble, elektronika inko havas ankaŭ malavantaĝojn kompare kun la likvakristalaj ekranoj hodiaŭ uzataj en tekokomputiloj kaj en la Ipado: ili ankoraŭ ne funkcias kolore, havas malpli da kontrasto, kaj oni bezonas relative longan tempon por ŝanĝi la bildon: ĉirkaŭ kvaronon da sekundo ĉe Kindlo. Tamen, por legi tekston oni ne bezonas koloron, kaj kvarono da sekundo por turni la paĝon apenaŭ ĝenas. Cetere, Kindlo ne havas tuŝekranon; oni iras al la sekva aŭ antaŭa paĝo per grandaj butonoj ĉe la randoj de la aparato.

Vortaroj kaj lingvoj

Mia Kindlo liveriĝis kun du vortaroj instalitaj: brita kaj usona. Oni elektas implicitan vortaron kaj poste, legante libron, oni devas nur movi montrilon al iu vorto sur la paĝo, kaj jen difino aperas sube aŭ supre. Per unu butonpremo oni saltas al la vortaro por legi la tutan artikolon pri la koncerna vorto. Eblas ankaŭ entajpi vorton per la eta klavaro sub la ekrano por trovi ĝin en la vortaro. Se oni ektajpas vorton, dum oni legas normalan libron, oni serĉas ĝin en tiu libro. Eblas ankaŭ traserĉi samtempe ĉiujn instalitajn MOBI-librojn, ĉar la Kindlo kalkulas indekson pri ili.

Ŝajne Kindlo iomete komprenas pri la gramatiko de certaj lingvoj: se oni serĉas pri „paren” en angla kaj germana tekstoj, kiuj ambaŭ enhavas la vorton „part”, ĝi trovas tiun vorton nur en la germana teksto. („Paren” aspektas kiel germana infinitivo. Komparu kun: sie sparen = ili ŝparas; sie spart = ŝi ŝparas.)

Mi eksperimentis per esperantlingva libro de FEL, kiu estas etikedita per „neniu lingvo”, ĉar Esperanto mankas en la koncerna listo, kaj la konduto estis iomete bizara: kelkaj finaĵoj estas ignorataj, sed laŭ kia sistemo, mi ne povas tuj diveni.

Tamen, oni ne devas zorgi pri tiaj detaloj. Mi spertis nenian problemon, kiam mi legis libron en Esperanto, kaj oni povas ankaŭ serĉi pri vorto, se ne estas supersigno en ĝi. Ĉu eblus aldoni esperantan vortaron, tiel ke ĝi funkciu tiel oportune kiel la anglaj vortaroj, tion mi ne scias.

Dosierformoj

Mi jam menciis „MOBI”: tio estas la speco de bitlibro, kiun oni povas legi per Kindlo (dosiersufiksoj: AZW, AZW1, MOBI, PRC). Kindlo povas legi ankaŭ PDF-dosierojn, kaj simplan tekston. Kelkajn aliajn dosierspecojn oni povas konverti per senpaga servo ĉe Amazon: oni sendas sian dosieron retpoŝte al speciala adreso, kaj la dosiero aperas en la Kindlo, konvertite, kiam ĝi venontfoje konektiĝas al sendrata reto. Mi kelkfoje uzis tiun metodon, eĉ kiam la dosiero ne bezonis konverton, ĉar estis pli oportune ol konekti USB-kablon, kio estus tamen preferinda, se temus pri grandaj dosieroj.

La nuna Kindlo ne povas legi EPUB-dosieron, eĉ ne per la konvertoservo. Oni kelkfoje asertas, ke tio estas granda malavantaĝo de Kindlo. Ĝi certe estas bedaŭrinda manko, sed oni notu, ke la libroj disponataj en nur unu formo (ekzemple nur kiel EPUB) ofte uzas iun proprietan sistemon por „administrado de ciferecaj rajtoj”, do ĉiuokaze estas legeblaj nur per specifaj aparatoj aŭ programoj. Dosierojn sen tiaj trukoj oni povas mem konverti de EPUB al MOBI per la libera programo Kalibro (Calibre), sed neniu garantias, ke tio ĉiam bone funkcios.

Ĉe MOBI-dosiero oni povas ŝanĝi la grandon de la literoj laŭplaĉe, kaj la teksto adaptiĝas al la ekrano. Ĉe PDF-dosiero la tekstaranĝo en Kindlo estas jam fiksita. Se la literoj estas tro malgrandaj, kiam la ekrano montras tutan paĝon, tiam oni povas zomi, sed tralegi zomitan tekston estas malpli oportune. La konvertoservo de Amazon povas konverti de PDF al MOBI, sed tia konverto supozeble ne ĉiam bone funkcias. Jen konsilo do por produktantoj de PDF-libroj: se vi volas helpi al legantoj per legoplatoj, ne metu tro da vortoj sur unu paĝo!

Milionoj da libroj

Amazon pretendas, ke per Kindlo oni havas aliron al pli ol miliono da senpagaj libroj, kaj pli ol duonmiliono da libroj aĉeteblaj de Amazon. Kompreneble la aliro al la Amazon-vendejo estas tre facila: „butikumi ĉe Amazon” estas unu el la bazaj funkcioj de Kindlo. Se oni mendas libron de Amazon, eĉ senpage, tiam ĝi aperas ne nur en la Kindlo-aparato, sed ankaŭ ĉe Kindlo-programo instalebla en multaj diversaj komputiloj, ankaŭ en Ipado. Se oni akcidente forviŝas aŭ perdas libron, oni povas reelŝuti ĝin, kaj la diversaj programoj komunikas inter si, tra la serviloj de Amazon, tiel ke oni povas malfermi libron kaj tuj trovi sin en la loko, kiun oni atingis per alia legilo. (Ĉu gravas al vi, ke Amazon povus spioni vian legadon?)

Mi ankoraŭ ne aĉetis libron por Kindlo, sed mi legis dekon da senpagaĵoj, inkluzive de esperantlingvaj libroj de Inko (Franko Luin). Unu el la libroj, kiujn mi legis, estis PDF-dosiero, kiun mi de multaj jaroj tenis nelegita en mia komputilo. Nur la eblo legi ĝin for de la komputilo instigis min eklegi ĝin finfine.

Ne pensu, ke legi libron per speco de poŝkomputilo estas io stranga, kion farus nur teknomaniulo. Amazon ne diras publike, kiom da Kindloj vendiĝis, sed oni divenas, ke temas pri ok milionoj en 2010, kaj ankaŭ la bitlibroj bone vendiĝas. En Usono jam 3 % de la librovendoj estas bitlibroj, kaj 14 % de venditaj bitlibroj estas amromanoj. En Usono ĉirkaŭ triono de bitlibroj estas legataj per Kindlo.

Ĉe kelkaj esperantaj libroj de FEL bitlibroj konsistigas 5 % de la vendoj, sed tiujn oni supozeble ne ofte legas per Kindlo, ĉar Kindlo ne furoras en la landoj, kie FEL havas multajn klientojn. Ĝis nun Amazon direktas sian Kindlon preskaŭ ekskluzive al la brita kaj usona merkatoj. En aliaj landoj furoras aliaj legiloj.

Kaj Ipado?

Ankaŭ per Ipado oni povas legi bitlibrojn. Por granda teknika PDF ĝi verŝajne estus multe pli bona legilo ol Kindlo. Sed por romano mi preferas Kindlon: pro la papersimila ekrano, pro la daŭro de la akumulatoro, kaj pro tio, ke oni povas tiel facile teni ĝin, eĉ per unu mano: eble pli facile ol paperan libron, ĉar Kindlo ne havas ĉarniron en la mezo.

Por mi Ipado plej utilas por rapide konsulti ion en la reto. Kvazaŭ magia libro ĝi sidas sur breto, de kiu oni povas preni ĝin, ŝalti ĝin kaj eklegi per ĝi retpaĝon, antaŭ ol tekokomputilo eklegus sian mastruman sistemon de la disko. Kiam la tekokomputilo estus preta por uzado, oni verŝajne jam trovis la serĉitan informon, malŝaltis la Ipadon kaj remetis ĝin sur la breton, preta por la sekva konsulto. Sed Ipado estas kvazaŭ granda konsultlibro, dum Kindlo similas poŝlibron.

Resume, do, mi ĝojas, ke mi havas ambaŭ.

Edmund GRIMLEY EVANS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mankas kapro en lia kapo

Ke temis pri ekstravaganculo, kiel cetere preskaŭ ĉiuj artistoj, estas delonge konate inter liaj samregionanoj. Sed neniu en Sant'Agata di Militello (Sicilio) imagis, ke Alfredo Iraci [iraĉi], ŝtatoficisto kun pasia intereso pri pentrado, tapetos la murojn de la urbeto per centoj da larmeltiraj nekrologoj. Temis pri la morto de Karlo: nek frato nek filo, kiel la nomo kredigus, sed virkapro, sufokiĝinta en januaro.

Regule pagis Iraci la afiŝado-imposton al la komunumo por omaĝi la lastan fojon al besto, kiun pro amindeco kaj mildeco li amis dum jaroj, kvazaŭ familianon. La nekrologoj altiris kritikon kaj priridon de la plejparto de la vilaĝanoj. Tamen ne mankis surŝultraj frapoj al la funebranto, kaj aliaj pruvoj pri solidareco, fare de tiuj konvinkitaj, ke homa amo povas disvastiĝi ekster la propran specion.

Ne gravas, asertas bestoprotektemuloj, ke temas pri besto doma aŭ sovaĝa, kiun – kiel en la okazo de kaproj – en pluraj landoj oni ne hezitas buĉi por sin nutri. Spite al tio, ke iuj ŝajnigas ne priatenti ilian fidelecon, bonanimecon kaj sinoferon, bestoj havas multon por instrui al la homaro. Neniom kostas ilin repagi per karesoj – aŭ adiaŭaj afiŝoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kompatinda Eŭropo

Mi legis la vidpunkton Kompatinda Eŭropo de Paul Gubbins (MONATO 2011/2, p. 7), kaj min ridigis la jenaj frazoj:

„La fakto, ke malriĉa ŝtato, kun landlimo kun EU (kaj kun Rusio), tamen rifuzas la proponon de relative stabila, relative demokratia, relative malfermita najbaro, nepre pensigas. Ĉu la eŭropa revo iom post iom fariĝas elreviĝo?”

Pri kiu najbaro temas? Pri EU? Nu, nu. Antaŭ 15-20 jaroj ni, belorusoj, povis vojaĝi en Pollandon, Ĉeĥoslovakion kaj la baltajn ŝtatojn kvazaŭ senbarile. Hodiaŭ, post kiam ili fariĝis EU-landoj, ni devas staradi en longaj vicoj, prepari multajn dokumentojn por akiri Ŝengen-vizojn. EU traktas nin kiel fihomojn kaj ŝajne strebas fari Belorusion unu granda koncentrejo. Sed kial? Ĉu tio estas EU-eca demokratio? Pri kio ni revu do?

Dmitri GABINSKI
Belorusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitri Gabinski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vilaĝa kuracisto

En Ĉinio troviĝas grandnombraj kamparanoj. Tamen preskaŭ ĉiuj hospitaloj, ĉu grandaj, ĉu malgrandaj, funkcias en urboj. Pro tio multaj kuracistoj, diplomitaj ĉe universitatoj, laboras nuntempe en la kamparo. Ili estas salajrataj de la registaro kaj, ofte laborante solaj, kuracas malsanajn kamparanojn en ŝtate konstruitaj kuracejoj.

Ekzemple la kuracisto Li diplomitiĝis antaŭ pli ol 10 jaroj kaj komencis labori en vilaĝo. La vilaĝanoj lin ŝatas, ĉar la vilaĝo situas ĉirkaŭ 30 km for de la plej proksima urbo. Antaŭe, se ili malsaniĝis, ili devis veturi al la urbo por ricevi medicinan helpon.

Ĉiutage la kuracisto Li pritraktas 40 malsanulojn. Antaŭ tri jaroj li aĉetis aŭton, kiu funkcias kiel ambulanco. Se iu malsaniĝas kaj telefonas al la kuracisto, tiu tuj venas. Tamen, ĉar mankas al li flegistino, li devas ĉiutage labori. Li do ne disponas pri libera tempo por akiri novajn sciojn en fako, kiu rapide ŝanĝiĝas kaj evoluas.

XU Jinming

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kulpantoj kulpigas

„Nigra vendredo” – tiel oni nomis la 21an de januaro 2011, kiam en la albana ĉefurbo Tirano okazis manifestacio aranĝita de opoziciaj partioj por faligi la registaron de Sali Berisha [beriŝa]. Laŭ opoziciaj gvidantoj, la manifestacioj estis inspiritaj de similaj eventoj en Tunizio.

Malgraŭ avertoj de Eŭropa Unio kaj de fremdaj ambasadoj la tago finiĝis per perfortaĵoj. Unuafoje la opozicio lasis solaj la manifestaciantojn, neniu alvokis pri prudento, neniu paroladis. Plejparte la manifestaciantoj staris trankvile apud la ĉefministrejo, tamen grupo de ĉirkaŭ 300 homoj sovaĝe atakis la gardantan policon. Tiu reagis perforte post nur kvar horoj por regi la situacion.

Viktimoj

Pro la perforto mortis tri homoj kaj vundiĝis pluraj dekoj da aliaj. Pri la mortoj kulpigis la opozicio la policon, kiu replikis, ke kulpas mem la viktimoj pro sia krimado. Bruligitaj estis policaj kaj aliaj aŭtoj.

Vidbendo montras, ke nekonata persono inter la atakantoj pafis je 10 cm apudeco kontraŭ kunatakanto. La prokurorejo esploras la aferon. Instigis la manifestaciojn socialistoj kaj iliaj aliancanoj, kiuj ne agnoskas de 18 monatoj la rezultojn de la lastaj ĝeneralaj balotoj. Oni ne scias, kia estos la fina politika solvo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cenzuro

Pasintsemajne mi sendis leterojn al kelkaj abonantoj, kiuj forgesis rekotizi. Pluraj reagis per tuja reabono, sed unu persono respondis per „Ne, mi ne reabonos, ĉar MONATO propagandas samseksemon”. Nu, mi vere ne kredas, ke nia magazino iam ajn „propagandis” samseksemon. Ĝi ja aperigis la opinion de legantoj, kiuj kontraŭas diskriminacion pro samseksemo, same kiel ĝi aperigis la opinion de tiuj, kiuj deziras malpermesi surstratajn manifestaciojn de samseksemuloj (vidu la rubrikon Leteroj de oktobro ĝis januaro).

Similajn reagojn ni ricevis post aperigo de artikolo pri la 60-jariĝo de Israelo. MONATO publikigis dekon da leteroj de legantoj, el kiuj kelkaj subtenis la starpunkton de la aŭtoro, kaj aliaj kritikis ĝin. La aŭtoro mem gratulis nin pro la sobra prezento de ĉiuj opinioj, sed ne kelkaj legantoj. Iuj malabonis, ĉar MONATO publikigis la starpunkton de kelkaj poruloj de Israelo, aliaj malabonis ĝuste pro la malaj motivoj, nome ĉar ĝi aperigis ankaŭ la vidpunkton de iuj kontraŭuloj.

Malabonojn MONATO rikoltis ankaŭ, kiam poruloj de prezidanto Bush en la rubriko Leteroj interdiskutis kun liaj kontraŭuloj, kaj simile kelkaj proteste malabonis, kiam en granda artikolo estis prezentitaj la starpunktoj de valonoj kaj de flandroj rilate la eventualan dividon de Belgio en plurajn ŝtatojn. Kelkaj eĉ malkaŝe proponis, ke nia magazino cenzuru la opinion de la aliaj.

Ĉu vere do Esperanto-parolantoj estas pli malfermaj al la mondo ol la averaĝa terano? Aŭ ĉu ili legas MONATOn nur en la espero trovi tie la konfirmon de siaj propraj vidpunktoj? Kion vi opinias? Ĉu MONATO cenzuru la opinion de la malplimulto? Ĉu MONATO estu forumo por ĉiuj opinioj, kiom ajn ekstremaj ili estus? Sendu viajn ideojn al nia rubriko Leteroj. Espereble viaj kontribuoj ne kaŭzos novajn malabonojn!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inter videbleco kaj nevidebleco

La fontoj nevideblaj, la lastatempa poemaro de Baldur Ragnarsson, prezentas sur la antaŭa kovrilo tute videblan konkretan fonton, troviĝantan en reala itala strato, en unu el la plej vizitataj urboj de la mondo: la Masko-Fontano, sur la strato Giulia de Romo. Videbla, vidinda kaj delonge multevidata estas tiu roma fontano, kiu, tamen, havas ankaŭ allogajn nevideblajn aspektojn. Oni rigardas ĝin kun aparta emocio, kiam oni ekscias, ke ĝia renesanca strukturo inkluzivas antikvajn romianajn ŝtonajn maskon kaj kuvon. Kaj eble ĝia fascino kreskas, kiam oni ekscias, ke onidire antaŭ pli ol du jarcentoj oni fluigis vinon pere de ĝi, okaze de popolaj festoj.

Ĉio fluas

Mi sugestas, ke oni kontemplu tiun strangan virinecan maskon (verŝajne, envizaĝigintan la animon de la fonto, laŭ la pensmaniero de antikva skulptisto), imagante ĝin ankaŭ kiel alegorion de la universala fluo, laŭ la heraklita vizio pri „ĉio fluas”: ĝi povus signifi la fluon de tempo, de la vivo, de la penso, de la historio de la homaro ... kvazaŭ nevideblaj maskoj de nevideblaj fontoj kunekzistus kun la videbla ŝtona masko de la akvofontano. Kaj mi proponas tian manieron de kovrilkontemplado kiel startpunkton kaj metodon por la legado de la poemaro.

Meditadoj pri la rilato inter realo kaj la percepto de la realo aperas en multaj poemoj, ĉu kiel ĉefa temo, ĉu rande de ĝi. La poeto kontemplas pejzaĝojn, homojn, bestojn, aĵojn ktp en ties rilatoj kun siaj mensaj kaj animaj reagoj pri ili. La objektivaj kaj subjektivaj aspektoj de tiaj kontempladoj fariĝas la videblaj kaj nevideblaj fontoj de liaj verkoj.

Hajkoj

En kelkaj poemoj aperas rektaj aŭ malrektaj aludoj al la fama hajko de Issa pri la roso. Onidire, la japana hajko-majstro Issa, kiu vivis antaŭ ĉirkaŭ du jarcentoj, verkis tiun hajkon tuj post la morto de sia infano. Jen tiu hajko laŭ la traduko de Ragnarsson: „Guto de roso/ estas guto de roso/ sed tamen, tamen”. Ragnarsson inkluzivigas tiun ĉi tradukon en la komencon de sia poemo Mondo de roso, samkiel la renesanca artisto inkluzivigis romianan maskon en la strukturon de pli malfrua fontano. Kaj komentas la nuntempa islanda poeto: „Rosaj perloj,/ rosaj larmoj/ pli valoras/ pli gravas/ ol ideoj fabrikitaj/ fuĝoj de naturaj faktoj/ senteblaj per okuloj/ per tuŝoj, per realaj ĉeestoj.// Mondo de roso/ estas nia sola mondo// mondo de patro/ mondo de patrino/ mondo de poeto.” Tie ĉi, samkiel tra la tuta poemkolekto, la profunda sento de universala fluo kaj ŝanĝo fariĝas nevidebla fonto de saĝa sereneco.

Nevideblaj eĥoj el tiu hajko de Issa sentiĝas en multaj aliaj poemoj, precipe kaj aparte en Rozoj. Tiun ĉi poemon Ragnarsson dediĉis al sia forpasinta filino Heiður, aŭtorino de infanlibroj en la islanda. Tie la „videbla” inspirfonto konsistas nur el la simplaj ruĝkrajonaj strekoj, kiujn la dujara filino faris antaŭ kvindek jaroj sur la fronta paĝo de Alico en Mirlando. Kaj jen kortuŝaj sugestoj pri la dolorigaj „nevideblaj” fontoj: „... Kaj la ruĝaj strekoj/ sur la Alico-libro kombiniĝas/ en mia koro kun la rozoj sur la paĝoj/ de ŝiaj libroj aventuraj, kaj la rozoj/ sur ŝia tombo, florantaj en somero.”

Inter la objektiva kaj subjektiva niveloj de mondkontemplado ofte ekzistas tensio, kiel en tiuj versoj el la hajkoserio Posttagmezo: „Maljuna kato/ pasero sur la branĉo/ dormema gvato.” Kiam tiaspecaj tensioj okazas inter la realo kaj la arto, la situacio povas fariĝi fonto de konflikto inter la historia kaj la arteca veroj. Tiaj ĉi konfliktoj iĝas temoj de multaj filozofiaj poemoj, enhavantaj bongustan serenan humuron, kiel ekzemple Pitagoro ebria, Pli ol patrinece, Bastonoj ktp. En tiaj poemoj, samkiel en aliaj prihistoriaj aŭ priliteraturaj poemoj, la historiaj aŭ la beletraj herooj de la libroj eniras en la intiman animan vivon de la poeto, kiu pasie dialogas kun ili, samkiel li farus kun proksimaj amikoj aŭ najbaroj. Ekzemplo de tipa ragnarsona humuro estas la fino de la mensa filozofia „kverelo” inter li kaj la antikva poeto Solono, kiam Ragnarsson „... rezigne sekvas/ dignan Solonon, du uloj kun bastonoj/ sub dutempa suno, helena kaj islanda.” (citaĵo el Bastonoj.)

Fonto por la estonteco

Per la sama nuanco de humuro estas verkita la poemo Pli ol patrinece. Tie Ragnarsson tutkore indigniĝas kontraŭ la antikva „klaĉado” pri la supozata malamo inter la famaj antikvaj grekaj poetoj Korina kaj Pindaro. Laŭ Ragnarsson, ĉar la historian veron estas malfacile rekonstrui (fakte, eĉ la samtempeco de la du poetoj estas pridubata de la nunaj historiistoj), ne indas rememori maldignajn onidirojn pri envio, vanteco kaj malamo inter du brilaj malsimilaj poetoj. Laŭ Ragnarsson, se la du poetoj entute vivis en la sama epoko, ili devintus admiri kaj kompletigi unu la alian, ĝuante siajn malsimilecojn, influante unu la alian diversmaniere, eĉ amante unu la alian ... Tiu ĉi belega mesaĝo pri verkista solidareco montras al ni gravan aspekton rilate la personecon de la islanda poeto, kiu ŝajnas optimisme konsideri la pasintecon kiel nevideblan fonton de lecionoj por la estonteco.

La ragnarsona poemo La ofero de Lukrecio estas poemo pri poemo. En ĝi aperas la latina poeto Lukrecio, alvokanta la diojn en sia filozofia poemego. La islanda poeto komentas tiun geston de Lukrecio, rilatigante ĝin al la fakto, ke, tamen, la ĝenerala filozofia pensmaniero de la latina aŭtoro estis tre materiisma. Tra la vortoj de Ragnarsson oni sentas la saman humilan meditadon pri la limoj de homa racio fronte al la misteroj de la mondo – la saman nevideblan ondon de serena saĝeco – kiu fluis iam tra la poemego de Lukrecio.

Fonto de timo, danko, miro kaj admiro

La dioj alvokataj de Lukrecio, samkiel la kristana Dio protektanta la vojaĝanton kontraŭ la ogrinoj en la poemo Teruro, samkiel la ogrinoj el la sama poemo, samkiel la elfetoj, kies okuloj brilas en la poemo Roso, samkiel la verda besto, kiun renkontas Temuĝin (Ĝingis Ĥano) en la poemo Returno de Temuĝin – ĉiuj tiuj bildoj ŝajnas maskoj de unu sola nevidebla profunda fonto de la homaj timo, danko, miro kaj admiro fronte al la granda potenco en la universo (kiun oni povus nomi eventuale „Senkorpa Mistero”, se oni volus uzi la zamenhofan esprimon).

La historiaj, filozofiaj, literaturaj kaj aŭtobiografiaj fontoj de inspiro kongruas kun la tradiciaj kaj netradiciaj fontoj de literatura esprimmaniero. Troveblas en la libro poemoj kun aliteracio laŭ nord-eŭropa tradicio, tiuj kun regulaj strofoj ritmitaj kaj rimitaj laŭ la plej konata eŭropa tradicio, tiuj strukturitaj laŭ japana tradicio (hajkoj), multaj liberformaj poemoj kaj ankaŭ unu prozopoemo. Ofte rekoneblaj estas eĥoj de la esperanta romantika poemtradicio. Tiaj influoj senteblas eĉ en cirkonstancoj, kiam Ragnarsson konscie asertas sian originalecon. Ekzemple en La fontoj nevideblaj (poemo aparte grava, ĉar la aŭtoro uzis ĝian titolon ankaŭ por la tuta kolekto), Ragnarsson klare esprimas sian distanciĝon de la amataj modeloj de Kalocsay kaj Auld: „... Aliaj vojoj/ kondukis min al fontoj nevideblaj/ sub ŝtonamasoj de mia norda lando.”

Ofte Ragnarsson miksas malsimilajn tradiciojn laŭ surpriza maniero, brile uzante la buntajn eblojn de Esperanto. Jen, ekzemple, tiu humura fragmento el la poemo Sopiro, kie aliteracio estas uzata kune kun regula ritmo kaj rimo: „Tamen restas taŭga vojo de taktiko:/ Trudi penson en esprimon/ taktofirman kaj en rimon.” Jen alia ekzemplo el la hajko-serio Posttagmezo, kie ene de la japana formo de hajko troveblas rimo kaj aliteracio: „Flirta folio/ bloveto trans angulon/ apenaŭ plio.”

Priesperanta seniluziiĝo

En kelkaj priesperantaj poemoj, oni sentas fortan ondon de melankolio, malgajeco kaj seniluziiĝo. Temas pri seniluziiĝo de granda revisto, kiu fojfoje opiniis, ke Esperanto rapide kaj mirakle plibonigos la tutan vivon de la planedo. Unu el la ekzemploj estas la poemo Post tiom da jaroj, dediĉita al la esperanta poeto Henri Vatré okaze de ties okdekjariĝo. Komparante la homajn destinojn kun vojaĝantaj ŝipoj, Ragnarsson finas la poemon tiel: „La rando nin atendas, ne haveno;/ falo duobla: de ŝipoj kaj kurteno.” Laŭ mia vidpunkto, la poemoj de Ragnarsson (inkluzive tiajn neoptimismajn dolorigajn ampoemojn pri la esperantaj lingvo kaj kulturo) estas tiom sinceraj kaj majstre kreitaj, ke ili kapablas stimuli la optimismon de la leganto rilate la vivpotencon de la kulturo, kiu naskis ilin.

Pro tiu ĉi kuraĝiga sento kaj pro la horoj de serena meditado, kiujn mi ŝuldas al la legado de la poemkolekto, mi dankas la aŭtoron. Mi deziras, ke li sentu, ke ne dezerta rando atendas liajn verkojn, sed gastamaj havenoj de malfermitaj koroj de legantoj.

Luiza CAROL
Baldur Ragnarsson: La fontoj nevideblaj. Eld. Mondial, Novjorko, 2010. 127 paĝoj binditaj. ISBN 978-1-59569-174-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luiza Carol el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Ĉu malsano patologia?

Vi sidas en restoracio aŭ kafejo kun amiko, kiun vi jam de jaroj ne vidis. Vi babilas pri komunaj memoroj, duonforgesitaj momentoj, kiam ekjukas la poŝtelefono aŭ simila elektronika aparato de via kunulo. Tiu tuj reagas, pardonpetojn murmurante, kaj turnas sian atenton al mesaĝo ricevata. Vi dume tie sidadas, superflua, kroma, eble embarasita: sola en la kunesto de via amiko.

Tial la titolo de nova libro, eldonota en Usono: angle Alone Together (Kune solaj). La verkinto, Sherry Turkle [ŝeri tekl], sociologo, per ĝi aliĝas al kreskanta rondo de fakuloj, kiuj taksas tujan mesaĝadon, blogadon, t.n. pepadon, kaj uzon de ekzemple la interreta socia forumo Facebook, modernaj frenezaĵoj.

Kontakto

Turkle kaj aliaj opinias, ke teknikaĵoj pli kaj pli superregas niajn vivojn kaj tiel malhumanigas nin. La interreto, do, kreas la impreson de pli multa homa kontakto, sed nur en virtuala, elektronika sfero: dume ni neglektas vid-al-vidan komunikadon, konversaciojn, babiladon kaj aliajn rektajn homajn interŝanĝojn.

Ĉu pravas la sociologoj? Certagrade, jes. En mia propra familio mi konstatas, ke, vizitante genevojn en fora urbo, kiujn mi malofte vidas, ili preferas tekstumi kun amikoj ol paroli kun mi. Bone: teda grizbarbulo mi estas, kaj sendube la lerneja, geknaba rondo pli realas – kaj ja pli gravas – ol distanca, kristnaskkarte konata onklo.

Leteroj

Aliflanke ne eblas nei, ke la modernaj teknikaĵoj interligas homojn laŭ manieroj neimageblaj antaŭ nur unu generacio. En la fruaj 1970aj jaroj mi, eŭropano, pasigis plurajn tre agrablajn jarojn studante en Kanado. Eĉ ne unu fojon mi telefonis al miaj gepatroj: la kosto estis tro alta. Ĉiun semajnon, tamen, regule, ni interŝanĝis leterojn – kaj tio, en tiu fora ŝton-, almenaŭ poŝt-epoko, sufiĉis.

Nuntempe, danke nur al interreto (mi nek vizaĝlibrumas, nek blogas, nek pepas: la vivo tro mallongas, dum surbretas libroj nelegitaj), mi rekaptis kontakton kun lernejaj, universitataj kaj aliaj amikoj, kaj interŝanĝas novaĵojn kun homoj en ĉiuj mondopartoj. Ĉu eblus sen interreto? Certe ne same multe.

Informoj

Kaj kio pri Esperanto? Ne plu oni avide atendas leteron de plumamiko el fora kontinento. Ĉiutage alvenas mesaĝoj de esperantistoj el la tuta mondo, kun salutoj kaj informoj, petoj kaj konsiloj. Internacie komuniki neniam tiel facilis: ĉu mi troigas, dirante, ke la interreto estas inventita kvazaŭ por Esperanto?

Ĉu do konsenti kun la sociologo Turkle, kaj aliaj, ke tuja mesaĝado, tuja komunikado, fariĝas malsano patologia? Mi kredas, ke ne. Almenaŭ estus tre aŭdaca esperantisto, kiu tion asertus.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Punkto sed ne tute fino

Ekde julio 2011 en Aŭstrio validos novaj reguloj por enmigrantoj el landoj, kiuj ne membras en Eŭropa Unio. La aŭstra registaro decidis enkonduki por ili specialan karton. Ĝi estas nomata ruĝa-blanka-ruĝa karto, lige kun la koloroj de la aŭstra nacia flago.

Laŭ la nova sistemo, enmigrado okazos laŭ difinitaj kriterioj kaj ne kiel ĝis nun laŭ kvotoj. Maria Fekter, la ministro pri internaj aferoj, kiu anoncis la novajn regulojn, diris: „La ĝisnuna nefleksebla kvotsistemo, kiu ne konsideris kvalifikon, estos forigita.”

Ricevintoj de la karto rajtos resti kaj labori. La karto estos distribuata laŭ punkta sistemo. La kriterioj, kiujn la enmigrantoj devos plenumi por atingi difinitan nombron de punktoj, estas profesia kvalifiko, grado de klereco, lingvoscioj kaj aĝo.

Strukturo

Per la novaj reguloj enmigrado en Aŭstrion ricevos novan strukturon. Por la t.n. RBR-karto povos kandidati anoj de tri grupoj: altkvalifikitaj enmigrantoj (manaĝeroj, medicinistoj, fakuloj pri informaj teknologioj), kvalifikitaj profesiuloj, kiuj ne sufiĉas en la lando (flegistoj, frizistoj k.a. laŭbezone fiksotaj) kaj ceteraj laboruloj, kiujn oni ne povas trovi inter laborserĉantoj.

Nun enmigras Aŭstrion averaĝe 35 000 personoj jare. Triono venas el ne-EU-landoj. Rezulte de la nova sistemo venos ĉirkaŭ 8000 homoj jare. Oni atendas, ke ĝis 2030 en Aŭstrion enmigros entute 100 000 personoj.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tigro, kiu ne plu roras

La esprimo „kelta tigro” estis uzata por signifi la ekonomion de la respubliko Irlando dum rimarkinda periodo de ekonomia kreskado, kiu okazis inter 1995 kaj 2007. En tiuj jaroj, Irlando transformiĝis de unu el la plej malriĉaj landoj en Eŭropo al unu el la plej prosperaj.

Kompreneble, la frazo „riĉa lando” estas iom erariga. Granda parto de la irlanda popolo tute ne partoprenis la avantaĝojn de tia ekonomia prospero. Oni provas klarigi la kaŭzojn de la kreskado, citante: ŝtate instigitan disvolvon; socian partnerecon inter dungantoj, registaro kaj sindikatoj; pli da virinoj en la laborforto; jardekojn da investado en supera edukado; malaltan entrepreno-imposton; angleparolantan laboristaron (kiu gravas por allogi usonajn industriojn al Irlando); kaj, precipe, membrecon en Eŭropa Unio kaj en la eŭro-monsistemo.

Malsato

Tiu ekonomia prosperado ŝanĝis la demografion, kiu ekzistis ekde la mezo de la 19a jarcento, kiam ĉirkaŭ miliono da irlandanoj mortis pro malsato. Ekde tiu tiel nomata granda malsato ĝis preskaŭ la lastaj jardekoj de la 20a jarcento, Irlando estis lando de amasa elmigrado. Kontraste, dum la periodo de la „kelta tigro” la Verda Insulo transformiĝis en landon de amasa enmigrado. Ne nur irlandanoj revenis el eksterlando al sia patrujo, sed ankaŭ junaj homoj envenis el aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, de orienta Eŭropo kaj eĉ de Brazilo kaj Afriko.

Malfeliĉe la nova prospero estis bazita preskaŭ sole sur konstruado. Oni supozis, pro pli alta naskiĝokvanto kaj la enmigrintoj, ke estos bezonataj pli kaj pli da domoj kaj infrastrukturo. La registaro kaj la entreprenistoj estis blindigitaj pro la sukceso de tiu aspekto de la ekonomio kaj supozis, ke la prospero ĉiam daŭros. La plej granda disvastiganto de tiu iluzio estas la tiama ĉefministro Bertie [berti] Ahern.

Fungoj

Per specialaj impost-liberaj koncesioj, la registaro instigis neregatan konstruadon. Ĉie aperis kvazaŭ fungoj domaroj por loĝigi enmigrintojn kaj revenintajn irlandanojn. Similaj koncesioj estis donataj por konstrui hotelojn por turistoj, kiujn oni optimisme atendis. Rezulte, la investado okazis ne en produktiva industrio, sed en konstruado kaj en aĉetado kaj vendado de bienoj en- kaj ekster-lande.

Investantoj ebriiĝis pro la miraĝo de rapida profito. La bankoj libere kaj sen adekvata garantio pruntedonis al homoj, kiuj neniam povus repagi, kaj per allogaj reklamoj proponis centelcentajn hipotekojn. La plej riskema kaj senrespondeca banko estis la Anglo-Irlanda, kiu pruntedonis preskaŭ ekskluzive al grandaj konstruistoj per mono, kiun ĝi ne posedis, sed mem prunteprenis de aliaj bankoj. Samtempe irlandanoj elspezis pruntitan kaj ŝparitan monon por havigi al si domojn, luksajn aŭtomobilojn, multekostajn eksterlandajn feriojn, modajn vestaĵojn ktp.

Senlaboreco

Fulmrapide la tuta ekonomio kolapsis ĉirkaŭ la jaro 2008. En 2010 la malneta enlanda produkto kaj la laboreco falis je po 14 %. La irlandaj bankoj, precipe la Anglo-Irlanda, troviĝis en danĝera situacio. Ili ŝuldis grandajn sumojn al eksterlandaj bankoj, dum samtempe multaj entreprenistoj, konstruantoj, komercantoj kaj privatuloj ne kapablis repagi siajn ŝuldojn. Multaj bankrotis kaj iam prosperaj firmaoj fermis siajn pordojn.

En la tuta landoj restis tiel nomataj fantomaj domaroj, kie neniu loĝis, kaj kiuj neniam estos loĝataj. Multaj estas ĝis hodiaŭ ne finkonstruitaj. Krome Irlando nun havas tro da hoteloj – multaj en foraj lokoj, kien ne iros turistoj. Oni nomas ilin angle zombie hotels [zombi hotéls], do sorĉkadavraj hoteloj. La bankoj, al kiuj ili nun apartenas, povas ilin nek subteni nek vendi.

Projektoj

Kiam roris la kelta tigro, la registaro kaj aliaj instancoj malŝparis miliardojn da eŭroj pro nenecesaj prestiĝaj projektoj kaj malatentis sanservojn, lernejojn kaj socialajn provizojn. La ministro pri sano, Mary Harney [mejri harne], sekvis dekstreman ideologion, laŭ kiu estis kreita dunivela sansistemo: t.e. unu tavolo privatigita por tiuj, kiuj povas pagi, kaj alia, malkontentige funkcianta publika, por tiuj, kiuj havas nek monon nek asekuron.

Kvankam hospitalaj stabanoj en Irlando estas rekonataj kiel inter la plej bonaj en la mondo, la situacio en irlandaj hospitaloj ofte estas ĥaosa. Servoj por mensmalsanuloj estas nesufiĉaj. Pro manko de litoj kaj flegistoj, miloj da suferantoj ne povas esti operaciitaj. En preskaŭ ĉiuj malsanulejoj pacientoj kuŝas sur radbrankardoj aŭ sidas sur seĝoj en koridoroj.

Koalicio

Lastatempe, tamen, Harney rekonis, ke ŝiaj planoj malsukcesis, kaj ŝi subite eksiĝis. Ne longe poste, ankaŭ la Verda Partio, eta partnero en la koalicio, eksiĝis, lasante minoritatan registaron. Ankaŭ la ĉefministro Brian Cowen [brajan kaŭen] rezignis kiel ĉefo de sia partio Fianna Fáil (FF), sed ne kiel ĉefo de la registaro.

En la lastaj jaroj de la agonianta tigro, la registaro konsistis el apenaŭ funkcianta koalicio de FF kaj la Verda Partio. Ĉar antaŭaj registaroj dum la tigra periodo havis FF-plimulton, kaj ne inkludis la verdulojn, ĝi sola kulpas pri la ekonomia katastrofo. Kompreneble kontribuis bankoj, aparte internacie, kio grave tuŝis Irlandon.

Pranepoj

Tamen la plej monstra fuŝaĵo de la irlanda registaro estis ĝia decido garantii la totalajn ŝuldojn de ĉiuj naciaj bankoj – ne nur tiujn de Anglo-Irlanda. Tion ĝi faris, ne sciante la kvanton aktualan kaj estontan de tiuj ŝuldoj. Ne interkonsiliĝante kun la publiko aŭ aliaj partioj, la registaro tiam akceptis amasajn pruntojn de internaciaj bankoj – sumojn tiom grandajn, ke la nepoj kaj pranepoj de la nuna generacio longe portos sur siaj ŝultroj la ŝarĝon de tiuj ŝuldoj.

Do la ekonomia situacio de Irlando estas ne nur zorgiga, sed katastrofa. La sola optimismo devenas de eksportaĵoj, kiuj lastatempe kreskis. Opoziciaj partioj bonvenigas la baldaŭan nacian baloton, asertante, ke ĝi liveros novan ŝancon al la irlanda popolo. Oni esperas, ke ĝi ebligos anstataŭigi la malnovajn partiojn per novaj parlamentanoj kun novaj ideoj.

Lernejoj

Persistas en Irlando kelkaj mitoj, kiuj malhelpas solvi ĝiajn problemojn. Oni fieras pri la supozata „fakto”, ke irlandanoj konsistigas unu el la plej bone edukitaj popoloj en la mondo. Samtempe oni ignoras statistikon, kiu indikas, ke unu el tri lernejanoj forlasas la lernejon sen efektiva kapablo legi kaj skribi en la angla aŭ (eĉ pli) en la irlanda.

En multaj lernejoj, instruado de fremdaj lingvoj estas mankhava aŭ neekzistanta. Ege malmulte da irlandanoj kapablas kompreni eĉ unu fremdan lingvon. Kiel la plimulto da angloj (kiuj iam regis Irlandon), la plimulto da irlandanoj estas unulingvanoj, do estas malbone preparitaj por esti civitanoj de la plurlingva Eŭropa Unio. Ili do ne povas sufiĉe profiti de sia membreco de EU.

Verkistoj

Paradokse, Irlando, lando kiu donis – kaj ankoraŭ donas – al la mondo kelkajn el la plej elstaraj verkistoj kaj poetoj, samtempe havas timige grandan nombron da praktike analfabetoj. La instrusistemo grandparte malplenumis la atendojn de instruistoj. Kelkaj klarvidaj edukitaj irlandanoj atentigis, ke la irlanda sistemo ĝenerale ne instruas pensadon al studantoj. Lernado konsistas el memorigo de faktoj kaj konsiloj por sukcesi en ekzamenoj. Oni rekomendas, ke junaj lernejanoj lernu iom pri filozofio jam en la malsuperaj klasoj.

Malgraŭ tio, ne estas dubo, ke estas multe da inteligentaj kaj inventemaj mensoj inter la juna generacio. En ĝi oni vidas esperon por la estonta Irlando.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krizo de la eŭro

Ducent tagoj sen nova federacia registaro1 post la balotoj kaj ŝuldo egala al cent procentoj de la malneta enlanda produkto (MEP): zorgiga situacio por Belgio. Iuj komentistoj komparas la situacion de Belgio kun Grekio kaj Irlando. Fons Verplaetse [verplatse], eks-estro (1989-1999) de la belga centra banko, klarigas ke tamen estas grandega diferenco inter Belgio kaj kelkaj eŭropaj ŝtatoj kun financaj problemoj.

Viktimoj de spekulacio

Antaŭ la ekzisto de eŭrozono, eŭropaj ŝtatoj en financaj problemoj devalutis sian monunuon. Post la enkonduko de la eŭro tio ne plu eblas. Por financi siajn ŝuldojn la ŝtatoj apelacias al la financaj merkatoj per emisio de obligacioj, kies rento dependas de la supozata kapablo de la ŝtato repagi la ŝuldojn. Pro manko de registaro, kiu iniciatus aranĝojn por sanigi la financojn, tiu rento por Belgio estas proksimume 1 % pli alta ol ekzemple por Germanio. Se la rentonivelo ankoraŭ plialtiĝus, restus malpli da rezervo por redukti la ŝuldojn, kaj sekve la rento denove altiĝus kaj kreiĝus tiu diabla cirklo kiun ekspluatas spekulantoj.

Belgio pli riĉas ol problemlandoj

Unue necesas atenti pri la disvolviĝo de la belgaj ŝuldoj kompare kun aliaj eŭropaj ŝtatoj. En 1970 ĝi egalis al 130 % de la MEP, 69 % pli ol la eŭropa averaĝo. Nuntempe, pro la financa krizo, la ŝuldoj de ĉiuj eŭropaj ŝtatoj kreskis. Tiuj de Belgio superas la eŭropan averaĝon nur je 13 %. Sed krome la belgoj estas, post la svisoj, la plej grandaj ŝparantoj en Eŭropo. La financaj ebloj de la belgaj familioj sumiĝis en 2007 je 230 % de la MEP, dum tio estis nur 135 % por la finance forta Germanio kaj 149 % por la tuta eŭrozono. Kiam oni adicias ĉiujn havaĵojn de Belgio en eksterlando kaj deprenas ĉiujn eksterlandajn ŝuldojn oni konservas por 2009 pluson de 45 %, pli ol en Germanio kaj Nederlando.

Evidente malbonas, ke ne formiĝas nova registaro kaj tio malpliigas la fidon de la financaj medioj. Laŭ Verplaetse oni tamen ne timu spekuladon kontraŭ Belgio kiel okazis kontraŭ Grekio, Irlando kaj Portugalio. Baldaŭ estu registaro, kiu ellaboru planon por malpliigi la ŝuldojn, ne tro draste sed iom post iom, por ne malekvilibrigi la ekonomion. Tiam tute ne plu eblos spekulado.

Ivo DURWAEL
1. Belgio estas sen nova federacia registaro, sed ja funkcias la malnova federacia registaro kaj la registaroj de la regionoj kaj komunumoj, kiuj respondecas pri la plimulto de la decidoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kie paco fariĝas malpaco

Fine de novembro civitanoj de Ebur-Bordo en okcidenta Afriko elektis novan prezidanton. Jen eblo, almenaŭ teorie, meti finon al pli ol 10 jaroj da politika malcerteco kaj, inter 2002 kaj 2005, interna milito en tiu ĉi lando, kiu sendependiĝis de Francio en 1960.

En unua baloto neniu kandidato gajnis pli ol 50 % de la voĉoj por aŭtomate fariĝi prezidanto. Laurent Gbagbo, la prezidinto, akiris 38 % kaj, en dua loko, Alassane Quattara 34 %. Aliaj kandidatoj gajnis malpli kaj ne partoprenis la duan baloton.

Pasis senprobleme la elekto-tago. Tamen la rezulto, anoncenda ene de minimume tri tagoj, ne venis. La kvaran tagon la ĉefo de la elekto-komisiono, timante pri sia vivo, fuĝis al hotelo gardata de pacsoldatoj de Unuiĝintaj Nacioj. De tie li anoncis, ke venkis per 54 % la iama ĉefministro Quattara. Aprobis la rezulton UN-reprezentantoj kaj aliaj internaciaj observantoj.

Konsilio

Gbagbo tamen rifuzis akcepti la rezulton. Konstitucia konsilio, kiun li starigis, renversis la rezulton kaj deklaris, ke Gbagbo venkis per 51 % de la voĉoj. Li akuzis ministron Quatarra kaj subtenantojn en la norda parto de la lando pri fraŭdo.

Malgraŭ premoj de la internacia komunumo, kaj interne de Afriko, Gbagbo rifuzas cedi. La armeo lin protektas en la prezidanta palaco en la regurbo Abiĝano. Pro la postvoĉdona krizo jam mortis 300 homoj, dum pli ol 30 000 petis azilon en najbaraj landoj.

Sendube mortos pli da homoj, se oni agas perforte por forigi la iaman prezidanton. Intertempe oni provas diplomatiajn solvojn sed ĝis nun sensukcese.

Kakao

Ebur-Bordo estas la plej granda produktanto kaj eksportanto de kakao en la mondo. Ĝia ekonomio suferos pro la politika malcerteco. Quatarra jam petis, ke aliaj landoj ne akceptu ebur-bordan kakaon por protesti kontraŭ la malstabileco en la lando. La iniciaton subtenis jam la usona prezidanto Obama.

Ankaŭ najbaraj landoj timas pro la situacio. Ankaŭ iliaj civitanoj viktimiĝos, se okazos milito aŭ perforto kontraŭ lando antaŭe konata kiel haveno de paco kaj stabileco.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rusa vilaĝo

Pasintsomere mi ripozis en la vilaĝo, kie mi pasigis mian infanecon; tia ripozo estas tradicia en Rusio. Plej ofte mi renkontiĝis kun mia lernejamiko Andreo. Li estas unu el nemultaj, kun kiuj konserviĝis animaj rilatoj.

Mi jam volis reveturi hejmen, kiam Andreo telefonis al mi, ke lia edzino rompis piedon kaj ke li devas veturigi ŝin en specialan malsanulejon en urbo je 130 kilometroj (por Siberio tio ne estas granda distanco). Li volis, ke mi ilin akompanu. Nu bone, peto de amiko estas leĝo.

Ni ambaŭ kreskis en tiu granda vilaĝo (ĝia loĝantaro estas 9000 homoj). Mi bone konis la vivon ĉi tie antaŭ 25 jaroj kaj nun vidis vivon tute alian. Dum tiu sufiĉe longa veturo mi parolos kun Andreo pri la novaĵoj. Mi ilin vidas, sed ne komprenas.

Ĝis la urbo ni veturis preskaŭ silente. Kun la malsana edzino, kiaj konversacioj eblas? Sed kiam ni veturis reen, ni ne povis plu silenti. Andreo volis multon rakonti al mi, kaj nia konversacio estis neordinare vigla.

– Andreo, kiam ni veturis en la urbon, dum 130 kilometroj ni ne vidis eĉ unu brutaron. Diable, tiom da herbo, ĝis la genuoj! Dum nia infaneco ĉi tie estis tiom da brutoj, ke paŝtejoj iĝis senherbaj. Paŝtistoj pelis brutaron multajn kilometrojn por trovi ian lokon por paŝtado.

Andreo malgaje ridetis:

– Forgesu pri tio ... Vi delonge vivas en urbo kaj nenion scias pri niaj nunaj cirkonstancoj. Vi ne vidis iujn gregojn survoje en la urbon, jes, plej verŝajne vi ne vidos ilin ankaŭ reen. Gregoj malaperis. Vi jam dum 25 jaroj ne observis la vilaĝan vivon. Multaj en vilaĝo, se ne ĉiuj, volus havi kontentigan brutaron aŭ same kontentigan parcelon da tero, esti terkulturistoj. Sed se homo dum socialismo ricevadis nur modestan laborpagon, de kie li prenos rimedojn por tio?

– Nu, jen en urboj homo, kiu volas komenci propran aferon, prenas en banko krediton ...

– Urbo estas alia aĵo. Kian aferon komencas urbano? Bieran kioskon aŭ riparejon de ŝuoj. Duonmiliono da rubloj (12 500 eŭroj) da kredito, miaopinie, sufiĉos. Sed mi kalkulis por mia intencata farmo. Ekzemple, mia domo valoras maksimume unu milionon da rubloj. Se mi hipotekos en banko la domon kaj ĉion, kion mi havas, pli ol milionon ili al mi ne donos. Sed tio por mi estas guto. Por kulturi brutojn aŭ grenon, mi bezonus almenaŭ kvin milionojn: mi devus aĉeti, ni diru, 20 hektarojn da tero. Mi ne nur per fosilo povas labori, tekniko estas bezonata, semoj, sterko, brulaĵoj, grenejo, remizo, rezervaj maŝinpartoj. Tio estas ja ne biervendado.

– Jes, ne biervendado ... La ŝtato ja devus helpi al la agrikulturo fariĝi laborkapabla.

– Ĉu vi opinias? Mi ne. En Ruslando nun neniu devas ion al iu. Mi ne kredas je influo de planedoj, steloj, stelfiguroj al la homaro; ĉio ĉi estas idiotaĵo. Sed tamen estas en la kolektiva psikologio iaj cikloj. Rememoru la mezepokon. Dum multaj jarcentoj regis sovaĝeco, kaj nur dum Renesanco reviviĝis humanismo.

Andreo nervoze komutis la transmision.

– Nun Ruslando estas same tia sovaĝa mezepoka lando. Vi diras: la ŝtato. Sed kiu estas la ŝtato? Amaso de malbenitaj burokratoj. Ĉu ili bezonas la agrikulturon? Por kiu diablo? Ili sen ĝi bonege vivas. Estas nafto, gaso, oni povas ŝteli milionojn kaj miliardojn. La ŝtato ... Formortas la lando. Vi ja vidas: kaj en urbo, kaj en vilaĝo ne estas infanoj. Rememoru, kiom da amikoj ni havis dum lernejaj jaroj. Mi havis tri gefratojn, vi – kvar. Mia nepo alveturis el urbo. Li volis dum la tuta somero ĉe ni vivi, sed apenaŭ unu semajnon eltenis: estas tro enue, ne estas ĉirkaŭe infanoj por ludi.

130 kilometroj estas tamen distanco ne malgranda. Ni renkontis survoje kelkajn vilaĝojn, kvankam en Siberio vilaĝoj lokiĝas ne ofte. Jes, Andreo pravis: vilaĝoj estis, sed gregoj de bovinoj aŭ ŝafoj ĉirkaŭ ili ne vidiĝis.

Sed tamen unu negrandan gregon mi ekvidis. Olda viro paŝtis 15 aŭ 20 ŝafojn.

– Vidu, jen grego. Ĉu oni povas normale vivi, bredante 20 ŝafojn?

– Ne, certe ne. Tio estas nur negranda aldono al pensio de tiu homo. Por normale vivi, oni devus bredi 200 ŝafojn. Jen imagu, kiajn monrimedojn oni bezonas. Mi al vi ankoraŭ unu interesaĵon diros: ekzemple tiu oldulo kun du dekoj da ŝafoj bredas ilin nur por viando. Felojn kaj lanon neniu bezonas.

– Kiel estas tio?

– Tre simple: neniu bezonas. Kiam oni buĉas ŝafon aŭ bovidon, oni elĵetas felojn al hundoj.

– Ahem ...

Dum iom da tempo ni veturis silente.

– Nu, kiu dum disfalo de la socialismo havis potencon aŭ estis apud la potenco, li povis amasŝteli kaj nun povas esti agrikulturisto aŭ komercisto. Vi certe komprenas, ke tiaj homoj estas malmultaj, ĉiuj aliaj mizerumas. Sopirige estas ĉion ĉi rigardi. Tiom da neplugita tero, tiom da fekundaj paŝtejoj, oni povus superŝuti la merkaton per nutraĵoj, sed homoj estas almozuloj. Krom viando kaj greno oni povus bredi legomojn, fruktojn ... Vi vidas ja, ke apud ĉiu domo kreskas pomaj, piraj, prunaj arboj, beraj arbustoj. Sed malmulte, nur por si mem. Oni ne havas ja teron kaj teknikon. Mi mem ĉion ĉi bredus, ricevus plenajn kamionojn da legomoj kaj fruktoj sed ... por tio oni bezonas ne 200-300 kvadratajn metrojn da tero, sed almenaŭ kvin-ses hektarojn. Kaj per kio mi ĝin aĉetos? Dum la socialismo la salajro estis pli ol modesta, kaj nun ĝi estas simple ĝisride simbola. Sed multaj miaj senlaboraj konatoj eĉ tion ne havas ...

– Sed kelkaj homoj bonege adaptiĝis eĉ en tiuj kondiĉoj – daŭrigis Andreo. – Unu tiel nomata farmisto, mi lin bone konas, elpensis por si tre simplan farmistan okupon. Li aĉetis kamionon, kaj nun komercas per viando. En la vilaĝo li aĉetas kilogramon kontraŭ 100 rubloj, veturigas en urbon kaj vendas kontraŭ 200 rubloj. Jen la tuta laboro: li ŝarĝas en la kamionon kaj veturigas en la urbon. Li trovis al si bonegan niĉon. Homoj ja sidas hejme sen laboro, volas almenaŭ negrandan monon ricevi. Ili mem alveturigas al li pretan viandon, li eĉ ne bezonas buĉi bruton, sed vivas plej riĉe en nia strato ...

Kiam ni estis proksime al nia vilaĝo, mi vidis ankoraŭ unu gregon. Sur herbejo paŝtiĝis 13-15 ĉevaloj.

– Ho! – miris mi. – Ĉe vi tie ĉi estas eĉ klubo de rajdado!

Andreo sincere ekridis:

– Ne, tia klubo estos ĉe ni ne baldaŭ. Ĉio estas pli simpla: unu nia bienisto bredas ĉevalojn por viando ...

– Ah, por viando ... – sopiras mi.

Kiam ni alveturis hejmen, Andreo rimarkis, ke lia maljuna patrino estas per io ĉagrenita.

– Ĉu malbonaj novaĵoj, panjo? – demandis li.

– Anatolo venis – respondis la patrino.

Anatolon mi konis; li estas kuzo de Andreo.

– Hodiaŭ li vizitis la laborkontoron. Nenio nova, laboro ne estas. Li venis prunti iom da mono ... Mi donis al li ankoraŭ panon, lardon, tomatojn. Kiel ne doni al parenca homo?

La olda virino malgaje ridetis kaj aldonis:

– Kaj ankoraŭ Teodoro venis.

Ankaŭ tiun Teodoron mi konis. Najbaro de Andreo, ankaŭ senlaborulo, konata al la tuta strato drinkulo.

– Ah, ĉagreno kun tiu Teodoro. Li alportis en sako porkidon kaj volis ŝanĝi je botelo da vodko. Ne havas mi vodkon, – diris mi al li. – Iru hejmen Teĉjo, la familio atendas vin sobra. Ho, Dio mia, Dio mia ...

Mihail KOROTKOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La ideala palaco de poŝtisto Cheval

Je ĉirkaŭ 60 km sude de Liono situas la urbeto Hauterives [otrív], en kiu troviĝas stranga konstruaĵo, konata kiel La ideala palaco de poŝtisto Cheval. Temas pri la sola modelo de naiva arkitekturo. Pro tio ekde la jaro 1969 ĝi estas protektita monumento. Ferdinand Cheval [ferdiná ŝevál] (1836-1924) estis poŝtisto en Hauterives. Ĉiutage li devis marŝi pli ol tridek kilometrojn en la ĉirkaŭa kamparo por porti leterojn. Oni scias, ke marŝado helpas la pensvagadon. Tiel, tagojn post tagoj, tiu humila kampardevena poŝtisto pripensis la destinon de homoj kaj mondo.

Ŝtonkolektado

Iun tagon en aprilo 1879 rapide marŝante Cheval stumblis sur ŝtono kaj falis. Observante la kialon de sia falo, li vidis ŝtonon belforman kaj prenis ĝin. La sekvan tagon li samloke vidis aliajn belajn ŝtonojn kaj decidis preni ilin.

Dum siaj marŝadoj li revis pri palaco, kiun li ŝatus konstrui kaj imagis, ke la trovitajn ŝtonojn li povus uzi tiucele. Ekde tiam ĉiutage Cheval prenis ŝtonojn kaj portis ilin hejmen. Alifoje, kiam li trovis tro da ŝtonoj, li faris ŝtonamasetojn ĉe la vojrando kaj revenis post la labortago kaj per sia ĉareto transportis ilin. Tagon post tago li lernis tion, kio utilis por konstrui, selektis ŝtonojn, kuncementis ilin kaj komencis la konstruadon de sia palaco.

Emeritiĝo

Por daŭrigi la konstruadon, kiu jam ekhavis formon, Cheval aĉetis en 1889 la terenon de najbaro. Ĉi-lasta vendis ĝin trioble pli multekoste ol la normala prezo al „tiu frenezuleto, kiu plenigas sian ĝardenon per ŝtonoj”. En 1896 li emeritiĝis kaj povis uzi sian tutan tempon por la konstruado. La palaco rapide havis imponan aspekton kaj vizitantoj ĉiam pli alvenis. Li eldonigis poŝtkartojn, kiujn li vendis por helpi la kompletigon de sia palaco, kiu fine okazis en 1912. Do, tridek tri jarojn post la meto de la unua ŝtono. La palaco estis vere mirinda, nekredebla. Per la trovitaj ŝtonoj, per mortero, cemento li konstruis murojn 26 metrojn longajn kaj ĝis 11 metroj altajn, ornamitajn per scenoj mitaj aŭ ekzotaj.

Cheval estis nesufiĉe edukita, li ne vojaĝis. En Parizo li laboris kiel panfaristo kelkajn jarojn en sia junaĝo. Ĉiujn siajn ideojn pri la ekstera mondo li verŝajne trovis sur la poŝtkartoj, kiujn li portis al la adresatoj. Tial oni povas vidi sur la palacaj muroj bildojn de hindua templo, araba moskeo, svisa ligna dometo kaj aliaj. La palaco iel prezentas scenejon de la mondo kun ties mitoj, historio kaj estaĵoj, kiel imagis ilin la poŝtisto Cheval. La tuta palaco vidata el iu perspektivo memorigas al kamboĝa templo de Angkoro. Oni povus rememori ankaŭ pri la samepoka kataluna arkitekto Gaudi.

Jen saĝe, jen naive

Diversloke en la palaco troviĝas enskribitaj frazoj kaj diraĵoj fojfoje saĝaj, fojfoje naivaj laŭ lia kredo. La unua skribaĵo, kiun oni vidas alveninte, estas „Ĉio, kion vi, pasanto, vidas, estas verko de kamparano.” Alia frazo notinda: „Por bona homo, ĉiuj popoloj estas fratoj.” Cetere, kvankam Cheval estis kristano, la kunekzisto de alireligiaj simboloj en lia palaco montras, ke li povus esti allogita de homaranismo, se li konus ĝin.

Antaŭ ol morti, Cheval konstruis ankaŭ sian tombon samstile en la urbeta tombejo („La tombego de silento kaj senfina ripozo”). Post du jaroj li forpasis 88-jara. Pri Ferdinand Cheval, humila kampara poŝtisto, kiun najbaroj opiniis freneza, la fama surrealisto André Breton [andré bretó] verkis poemon, kaj la kantisto Michel Fugain [miŝél fjugé] kanzonon. Ĉiujare pli ol 120 000 personoj vizitas lian idealan palacon.

Thierry TAILHADES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Socia dokumento pri nia larmovalo

Antaŭ proksimume unu jaro mi recenzis la unuan libron de Eddy Raats, La longa vojaĝo – Travivaĵoj de etulo. Mi vidis en ĝi esperantan ekvivalenton, almenaŭ enhave, ne literature, de la Kisinskia La Farbita Birdo. Mi notis en la fino de mia teksto, ke la libro gustas je pli. Kaj nun mi estas regalata de tiu plio. Ĵus aperis la daŭrigo de la vivorakonto de Eddy.

La bona malnova tempo

Ankaŭ en Esperanto ekzistas, kaj eĉ estas zamenhofa, tiu idilia nostalgia kaj idealiga esprimo. Se mi, tamen, pripensas la ne tre oftajn rakontojn de miaj gepatroj pri ilia juneco, tiam mi konstatas, ke plej granda parto el tiuj rakontoj temis pri malriĉeco, pri mizero, pri krudeco, pri dronigo de mizero en alkoholon. Miaj gepatroj profitis, mi supozas, de la evoluo de nia socio, de la aliaj tempoj, de la „nova tempo”, kiu alportis aliajn morojn. Ili estis, en mia familio, la unua generacio, kiu liberigis sin el la kotaro ... sed en sia juneco ili ankoraŭ turniĝadis en ĝi. El la nova libro de Eddy mi lernis, ke ne ĉiu familio same rapide kaj facile evoluis ... kaj plie danke al ĝi, mi nun pli klare rimarkas, ke ankoraŭ nun, ĉe ni, en nia skandale riĉa socio, iuj familioj daŭre vivas en kotaro.

Pendis sur hareto

Jen alia zamenhofa esprimo, kiu ilustriĝas en la libreto! Eddy pentras la verŝajne plej krizan okazintaĵon en sia vivo, tiom krizan, ke la detaloj neniam sukcesis enskribiĝi en liaj cerbaj kurbiĝoj. Li preskaŭ strangolis la duan edzon de la patrino. Kiel estus estinta lia vivo, se la atestantoj ne estus forŝirintaj liajn manojn duonrompiĝintajn for de la premita kolo? Fakte, du vivoj saviĝis, kaj ambaŭ pendis sur hareto! Kaj je via miro vi en la fino de la libreto konstatos, ke Eddy bone zorgis la saman viron dum liaj finaj vivojaroj. Mi eĉ havas la impreson, ke li pli milde juĝas tiun viron ol sian propran patrinon. Eddy nepre ne sekvis la ĝeneralan regulon, ke se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas, kaj li ankaŭ pruvas, ke oni ne devas esti profunde religiema por ami la proksimulojn kaj pardoni kulpulojn.

Eksplodliberiga kortobalaaĵo?

La Krio de E. Munch ofte aperis antaŭ miaj mensaj okuloj dum la legado. Ĉu la verkado eble estis, eĉ se nekonscie, finfina elŝrikado de dum multaj jaroj forpuŝita sufero? Ĉu pro tio la aŭtoro neglektas la valoran konsilon ne porti eksteren balaaĵon el korto? Mi supozas, ke jes. Kaj se ni scias, ke malgraŭ ĉiaj malhelpoj la aŭtoro sukcesis vivi sufiĉe luksan okcidentan vivon, oni nepre demandas sin, kial iuj aliaj en la libro, kiuj havis pli promesan komencan kapitalon, kontraŭe ĝisfunde enkotigis sin mem!

Relativeco de etiko montriĝas en la priskribo de la pia, laŭdinde hipokrita, maniero, en kiu Eddy sukcesis prizorgi sian edukadon. Puŝis lin instruisto, kiu dankis sian instruitecon al same pia ruzaĵo, per taŭga, zorga kaj logika klarigo de severa kateĥismo ... kaj de la jezuita principo la celo pravigas la rimedojn. Plie helpis la pragmata inter lupoj, kriu lupe!. Tia agado en nia nuna tempo neniel estas miriga, sed ne forgesu, ke tiam estis alia tempo, alia moro!

Alia lando, alia moro

Kune kun sia antaŭulo la libreto estas vere socia dokumento ... tia, kiaj troviĝas jam en nia literaturo, sed estus utile, se ili multiĝus. Antaŭ nelonge aperis tia dokumento pri la patrino de Sen Rodin. Ne temas pri altaj literaturaj ĉefverkoj, sed pri honestaj, liberaj, kuraĝaj korelverŝoj. Ili ankaŭ instruas al ni, se ni bone legas niajn ĵurnalojn kaj bone rigardas la novaĵelsendojn de televido ... ke ekzistas landoj kaj situacioj, kie homoj ankoraŭ nun travivas tempojn similajn al niaj bonaj malnovaj!

Petro DE SMEDT
Eddy Raats: Post la pluvo – pluvego. Travivaĵoj de junulo.. Eld. Monda Asembleo Socia, 2010. 126 paĝoj gluitaj. ISBN 978 2 918300 34 2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro De Smedt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Senmita biografio de Zamenhof

Estimataj, se, leginte la Biografian Skizon de Al. Korĵenkov pri Zamenhof, Donald Broadribb komprenis interalie (MONATO 2011/2, p. 24) ke „Ludoviko kaj Lazaro estas respektive la germana kaj la greka formoj de unusama nomo”, ke Zamenhof ne estis polo tial, ke „la moderna Pollando estis parto de Rusio, do oficiale li estis ruso”, kaj ke „en la frua vortuzo de Zamenhof mem, lia nacio estis ... judismo”, mi povas konkludi nur, ke la ideo-fluo inter aŭtoro kaj recenzinto grave paneis. Ĉar nek Korĵenkov, se juĝi laŭ lia interesega kaj samtema, sed kvinfoje pli ampleksa Homarano, povis diri tiajn stultaĵojn, nek Broadribb, se juĝi laŭ liaj aliaj kontribuoj al MONATO, estas homo stulta aŭ freneza, mi devas konjekti, ke la recenzata Skizo (kiun mi mem ne jam vidis) estas iom tro skiza kaj tial eble erariga. Tamen, ĉar leganto tute senscia pri tiuj aferoj eble povus konfuziĝi, ne estas senutile indiki ĉi tie, ke:

1. La antaŭnomo de Zamenhof estis Lazaro. Pli ĝuste, laŭ lia naskiĝ-atesto ĝi estis Lejzer (transskribo de jida formo) kaj laŭ aliaj oficialaj dokumentoj ruslingvaj Lazarj. Ludoviko estas alia antaŭnomo, kiun li uzis (en la pola formo Ludwik), same kiel multaj Moŝeoj kaj Abrahamoj fariĝis Maurice-oj kaj Albertoj „en la mondo”, sed ĝi ne estis oficiala. La sola rilato inter la du nomoj estas, ke ili komenciĝas per la sama litero (por ke oni povu subskribi „L. Zamenhof”, ne bezonante memori, kiun nomon oni uzas en la koncerna medio).

2. Oficiale, Zamenhof estis ruslandano, t.e. ŝtatano de Ruslando kaj subulo de la caro. Tio ne signifas, ke samtempe li ne estis polo, litovo, ĉeĉeno aŭ kartvelo. Ke li ne konsideris sin polo, tion oni povas apogi per aliaj argumentoj, kaj plej konvinke per lia propra kortuŝa deklaro antaŭ la krakova UK –, sed ne per argumentoj pri ŝtataj limoj!

3. Zamenhof ĉiam sin nomis „ruslanda hebreo” kaj ĉiam sin alkalkulis laŭ deveno al „la hebrea popolo/gento/nacio”. La formon „jud-” li preskaŭ neniam uzis, ĉar en la tiama rusa ĝi havis malŝatan nuancon; kaj li certe neniam nomis sian genton „judismo”, kio povis signifi nur judan religion aŭ doktrinon, do ĝuste tion, kion li ne kundividis kun siaj samgentanoj!

Angelos TSIRIMOKOS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Angelos Tsirimokos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne stumblu en la kaptilon

Plurfoje mi vidis favorajn artikolojn pri vakcinado, sed neniujn malfavorajn. Kial? Mi scias, la medicinaĵmerkato multe pagas por reklami siajn varojn, eĉ disvastigante mensogojn, sed bona informilo devus ne stumbli en la kaptilon.

Michel MARKO
Francio
Respondo de la redakcio: MONATO povas publikigi nur tion, kion ĝiaj korespondantoj sendas. Artikoloj, kiuj per faktoj ilustras tiajn mensogojn, kompreneble estas bonvenaj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michel Marko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ruze poŝtelefone

Kiam Tim Verheyden [verhejde], ĵurnalisto de la flandra televidstacio VTM, kun siaj kolegoj atingis Kairon por fari filmojn pri la protestoj en la egipta ĉefurbo, la sekureca servo konfiskis iliajn kameraojn kaj satelitan sendilon, ĉar la ĵurnalistoj laŭdire ne havis la permeson de la egipta registaro. Tim Verheyden tamen estis pli ruza ol la policistoj. Ili ne konfiskis lian poŝtelefonon iPhone kaj Verheyden filmis per la 150-grama aparateto la okazaĵojn. Ĉar iPhone ligiĝas per 3G-teknologio al la interreto, li sukcesis sendi sian filmon tuj al la televidstacio, kiu siavice elsendis ĝin al la spektantoj en Flandrio.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dilma Rousseff lulita

Mi bonorde ricevis la januaran numeron de MONATO, kiu montras nian prezidantinon Dilma Rousseff surkovrile kaj enhavas la bonege ellaboritan raporton Lulita de la antaŭulo. Gratulon!

Ivan COLLING
Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivan Colling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dilma Rousseff lulita (2)

La kovrilo de la januara numero de MONATO trioble tristigis min per la unua vorto de sia lasta linio: „lulita de la antaŭulo”.

Unue, mi profunde malĝojas pro tio, ke la sola participo de tiu paĝo estis miselektita kaj tute ne diras tion, kion la verkanto supozis esti diranta.

Due, mi plej bedaŭras, ke la redaktoro simple neglektis la klaran vortoludon, kiun proponis al li la nomo de la lulanto per unu el la tieaj frazoj de la fino de la unua kolumno de paĝo 10 (mia aldono per kursivaj literoj): „Tiel finiĝas la erao Lula kaj lula”.

Kaj fine, mi konsterne lamentas, ke la reviziantoj pretervidis tian miselekton de participo pro la graveco de la revuo en nia movado, sed precipe pro ties lokaperigo.

Mia unua kritiko celas kontraŭbatali la tragedian miskomprenon de la sencoj de niaj participoj, kiujn tre multaj egaligas al adjektivaj frazoj. Tia miskutimo certe estas malantaŭ la nun traktata participo: Dilma Rousseff, kiun lulis ŝia antaŭulo. Plej evidente, ĝis la 31a de decembro 2010 ŝin lulis Lula, sed nian prezidanton Dilma ekde la 1a de januaro 2011 neniu rajtis luli ...

Nur ekde tiu tago ŝi estis lulita de Lula. Kaj tion la verkinto konfirmas per la unua frazo de sia lasta alineo: „Siavice Lula promesis ne ŝovi la barbon en la novan administracion.”

Geraldo SANTOS
Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Geraldo Santos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Renkontiĝo

Pasis dek tagoj ekde la lasta renkontiĝo postbakalaŭra de nia klaso. Tiaj renkontiĝoj okazas ordinare nur en ĉiu deka jaro, sed kiam ni fariĝis kvindekjaruloj, ni decidis organizi tiujn renkontiĝojn en ĉiu kvina jaro. Ja dum dek jaroj povas okazi multo ... Kelkaj gesamklasanoj jam ne plu vivas, kaj ankaŭ nia klasestro jam forpasis.

Helena ne venis al la lasta renkontiĝo, kaj mi ne estis certa, ĉu ĉi-foje ŝi venos. Ni estis amikinoj en la mezlernejo, kaj mi scias, ke ŝi ne ŝatas bankedojn. Ŝi estis stranga knabino, la sola en la klaso, kiu ne sciis danci kaj timis kanti, pensante, ke ŝia voĉo estas malbela. Ŝi ne havis multajn amikinojn. Ŝi malaprezis tiun malsinceran amikiĝon, kiu karakterizas la virinajn amikecojn. Mi pensas, ke ŝi amis min pli profunde, ol mi ŝin amis, kaj nun mi hontas pri tio.

Ankaŭ mi estis tiutempe iom snoba; mi preferis amikiĝi kun la plej popularaj knabinoj en la klaso, kaj ŝi ne apartenis al ili. Kiom da prestiĝo ŝi havis, tio rezultis ĉefe el tio, ke nia instruistino pri desegnado aprezis ŝiajn pentraĵojn; vere ŝi estis la plej bona en la klaso. Ŝi estis tre modesta knabino, mallaŭta, kiu evitis la knabojn. Verdire ŝi timis ilin. Ĉiuj miregis, kiam ŝi, unua el la klaso, edziniĝis. Kiam iu dum la bankedo menciis tion, ŝi estis surprizita. Mi kredas, ke ŝin neniam interesis, ĉu ŝi edziniĝis unua aŭ lasta; pri tio mi estas konvinkita, ĉar mi plej bone konis ŝin. Ŝi neniam vivis en la realo, sed ie en la mondo de la arto. Ŝi volis „montri sin” pere de kreaĵoj. Funde de la animo ŝi deziris, ke oni amu ŝin pro tio, kiu ŝi vere estas, ne pro tio, kiel ŝi estas vestita. Tiamaniere oni ne vekas intereson de la knaboj. Sed ŝi ne deziris allogi knabojn, por kiuj gravas nur la eksteraĵoj. Estis surprizo por ni ĉiuj, ke ŝi tamen trovis amanton, kiu ŝin edzinigis, eĉ antaŭ ĉiuj knabinoj de nia klaso. Mi kredas, ke ŝi neniam pensis, ke ŝi superas nin per tio. Stranga knabino ŝi estis, sed modesta, pro kio, eĉ se ŝi ne apartenis al la „stelulinoj”, oni ne malŝatis ŝin, kaj kelkaj eĉ simpatiis kun ŝi.

En la korto de nia iama lernejo ni kolektiĝis antaŭtagmeze. Ni gaje interbrakumis, interkisadis, sed enpense ni diris: „Ho, kiel ŝi maljuniĝis!”

Renkontiĝo post jardekoj estas renkontiĝo kun niaj iamaj memoj, kiam ni estis junaj. Fakte la kerno de la karaktero ne ŝanĝiĝas. Sed la apero de Helena inter ni estis surprizo por ĉiuj. Ŝi estis ŝi, tamen iu alia: ne malmodesta, tute ne, sed ŝia konduto sugestis iun afablan memfidon, kiu estis nova por ni, kiuj konis ŝin antaŭ kvardek jaroj. Samklasanino eĉ menciis: „Vi ŝanĝiĝis en bona senco.” Knabo (ho, „knabo” sesdekjara!) sincere diris, ke ŝi tute ne maljuniĝis. Kaj ŝi respondis kun afabla rideto: „Do, ĉiam mi estis tiel malbela?”

Ni konsumis la tagmanĝon en restoracio, trinketis, babiladis. La plej populara, plej sukcesa knabino de nia klaso delonge forpasis post tumulta vivo: multaj amantoj kaj divorco. Aliaj tri mortis pro malsano, ankaŭ la plej bona sportulino de nia klaso. Mi jam sciis tion, ĉar mi ĉeestis ankaŭ la antaŭan renkontiĝon; nur por Helena tio estis novaĵo. La glasetoj iom post iom malpleniĝadis, la babilado vigliĝis: „Ĉu vi memoras, kiam ...” komencaj frazoj plioftiĝis. Ni estis gemaljunuloj, kaj la orkestro elektis la repertuaron laŭ nia supozata gusto. Foje eksonis la malnova melodio „Bésame ...” Mi rimarkis larmojn en la okuloj de Helena, kvankam ŝi volis tion kaŝi. Ni duope foriris el la restoracio pli frue; la aliaj samklasanoj ankoraŭ restis; kelkaj ekdancis. Helena mendis ĉambron en hotelo, sed mi invitis ŝin al mi por ankoraŭ babiladi iomete. La vera surprizo trafis min tiam, kiam ŝi konfesis pri la unusola granda amo de sia vivo. Jam la fakto, ke tia knabino, kiu ĉiam evitis, timis la knabojn, edziniĝis unua el la klaso, estis surprizo, sed kion ŝi nun rakontis, eĉ pli multe min surprizis. Ja ni jam estas avinoj, kaj ŝi parolis pri tiu amo, kvazaŭ ŝi estus junulino. Ŝi parolis en sia karakteriza, mi diru, „viktoriana” stilo pri la amrilato. Videble ŝi „cenzuradis” sin; ankaŭ la nomon de la viro ŝi ne malkaŝis („ja vi ne konis lin”). Mi eksciis, ke li jam forpasis de kelkaj jaroj, sed antaŭ lia morto ili jam disiĝis, pro lia malfideleco. „Ja vi konas min. Por mi ne plej gravas la sekso. Nur tio ne sufiĉas.”

Kiam ŝi diris tion, sur ŝia vizaĝo ekaperis iu hontema rideto. „Sed ... mi devas konfesi, ke per li mi eksciis, kion signifas esti vere allogata de iu. Ne imagu scenojn, kiel en la nuntempaj filmoj. Mi ne deprenis lian ĉemizon aŭ simile, sed post niaj maloftaj renkontiĝoj mi sentis, ke orkestro eksonas en tuta mia korpo, kun multaj instrumentoj mi ŝvebis irante sur la strato, kaj mi amis ĉiujn preterpasantojn. Lia voĉo estis la plej rava muziko por mi. Tiu kanto, ‚Bésame ...’ lin memorigas al mi”, ŝi finis.

Poste kun hontema rideto ŝi aldonis: „Sufiĉas. Mi jam eldiris multajn stultaĵojn. Jam estas la tempo adiaŭi vin kaj iri al mia hotelo. Morgaŭ matene mi forvojaĝos. Ni renkontiĝos ... post kvin jaroj”, ŝi aldonis kun melankolio. Kiu scias, ĉu ni vivos post kvin jaroj?

Ŝi foriris, sed mi longe kuŝis ankoraŭ sendorma. La kerno de la karaktero restas senŝanĝa, oni kredas. Sed al mi ŝajnas, ke mia amikino fariĝis alia homo. Aŭ ĉu mi ne konis ŝin sufiĉe? Verdire, mi estas iom envia. Mi konis antaŭ la edziniĝo plurajn virojn. Poste mi enamiĝis al mia edzo, sed mi ne memoras tiel profundajn sentojn, ke mi eĉ nun emociiĝu, ekaŭdinte kanton kaj pensante pri iu ajn el la viroj, kiujn mi konis. Kaj mi kredas, ke la plejmulto el la virinoj estas tiaj. Alvenas la tempo de la enamiĝo, kaj oni kredas, ke tio estas la amo, se al ni plaĉas reciproke viro kaj virino. Ni geedziĝas, naskas, plenumas la ĉiutagajn devojn, forgesas la romantikon. La vivo fariĝas griza. Iuj komencas drinki, aliaj postĉasas monon, sed ĉu vere tio estas la vivo? Helena memoris ie legitan citaĵon, ke ne gravas, kiom longe ni vivas; gravas nur, se ni havis en la vivo unu horon, por kiu valoris naskiĝi.

Kaj mi min demandas, ĉu mi havis tian horon?

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alise Medina ekspozicios en Nederlando

Eksterordinara ekspozicio de balt-lande fama 27-jara artistino, ankaŭ denaska esperantistino, baldaŭ okazos en Nederlando.

Aristids Medinŝ jam esperantistiĝis en la 60aj jaroj, do en la sovetia tempo, kaj estis aktiva kaj konata en Latvio kaj delegito de UEA. Li konatiĝis kun fraŭlino, kiu lernis Esperanton en 1974. Ŝi, Lolita, kaj Aristids enamiĝis kaj en 1979 geedziĝis. El tiu geedziĝo naskiĝis tri infanoj. Alise (1984) estis la unua. Jam kvarjara Alise komencis pentri. La gepatroj entuziasme stimulis ŝian talenton. Post la gimnazio Alise studis 7 jarojn en la artlernejo Janis Rozentals en Rigo kaj post tio iris al la art-akademio de Latvio (pentro-sekcio), kie ŝi akiris la diplomon de bakalaŭro pri arto en 2007 kaj la diplomon de magistro en junio lastjara. Intertempe ŝi studis ankaŭ unu jaron en la universitato de Porto, Portugalio, kadre de la studenta interŝanĝa programo „Sokrato-Erasmo”.

Alise partoprenis en la UK en Bjalistoko kaj faris belegan pentraĵon de la bazarplaco, kie la bubo Zamenhof tiom ofte vagis, kaj tie naskiĝis ankaŭ la ideo pri ekspozicio en Nederlando.

La verkaro de Alise Medina estas abunda kaj mirakle belega. Ne nur pentraĵojn ŝi kreis, ankaŭ librojn ŝi ilustris: „Donacetoj por Infanoj” de L. Jevsejeva kaj la poemaron „Antaŭen” de J. Rainis. Alise gajnis ankaŭ diversajn premiojn: en 2007 ŝi estis gajninto de la Art Symposium Marina 2007 kaj krome ŝi ricevis la Albert Foundation Grant. Kaj ĝis nun ŝia krono estas la unua premio de la Gallery Global Art 2010, konkurso por junaj artistoj el la baltaj ŝtatoj. Alise estis nomita la plej bona juna artisto de Baltio lastan jaron.

Abundaj ekspozicioj

Inter 2004 kaj 2010 ŝi partoprenis en 33 ekspozicioj, el kiuj 9 estis ekspozicioj por nur ŝiaj verkoj. Kaj ne nur en Latvio sed ankaŭ en Estonio, Germanio kaj Portugalio, kaj nun ankaŭ en Nederlando en tre speciala muzeo, nome la Jac Maris Ateliermuzeo en Heumen apud Nimego. Jac Maris (1900-1996) estis la nepo de la pentristo Jacob Maris (1837-1899), reprezentanto de la haga skolo. Jac Maris ne nur pentris, sed estis ankaŭ konata skulptisto kaj ceramikisto. Jac Maris pro siaj ceramikaĵoj estis fama glazureksperto. Li loĝis kaj laboris en neordinara domo. Li aĉetis la ekspoziciejon, kiun la inĝenierkompanio Heidemij [hejdemej] uzis dum la mondekspozicio en Usono en 1913. Ĝi estis tre taŭga pro sia lumkupolo. Post lia morto tiu konstruaĵo fariĝis la „Ateliermuzeo Jac Maris” aŭ mallonge „Marisdomo”.

Vi estas kore invitita fari artviziton al tiu muzeo de la 3a ĝis la 30a de aprilo ĉi-jara. Ĝuu ne nur la majstroverkojn de Alise Medina, sed ankaŭ la belegajn verkojn de Jac Maris en natura ĉirkaŭaĵo. La muzeo viziteblas merkrede de 14.00 ĝis 17.00 h, kaj sabate kaj dimanĉe de 13.00 ĝis 17.00 h. Kaj krome laŭ interkonsento (telefonu al 024-3580151 aŭ skribu al akkers10@kpnplanet.nl). La adreso estas: Looistraat 57, 6582 BB Heumen (10 km sude de Nijmegen, tuj apud la aŭtoŝoseo A73). Por informoj en Esperanto telefonu al 024-3580320 aŭ skribu al k.ruig@hotmail.nl. Bonvolu ankaŭ viziti la retejojn de Alise kaj la muzeon: www.alisemedina.blogspot.com kaj www.marishuis.nl.

La oficiala malfermo estos farata de (ankoraŭ sekreta) eminentulo dimanĉon la 3an de aprilo je la 13a horo.

Kees RUIG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Ruig el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Utimura Kanzo antaŭ 150 jaroj naskiĝis

Rilate kristanismon konstateblas interesa misproporcio en Japanio: Nur ĉirkaŭ 1 % de la japanoj estas kristanoj, sed ĉirkaŭ 70 % de la geedziĝaj ceremonioj kristanisme okazas (laŭ statistiko en 2007), kaj granda plimulto, por ne diri preskaŭ ĉiuj, precipe en la juna generacio, kristnaskon „festas”. Tiun fenomenon oni povas kompreni rilate al la imago de kristanismo en Japanio. La kristana kredo venis al Japanio el Okcidento, el Eŭropo kaj Usono. Kaj ĝis nun ĝi estas perceptata kiel parto de eŭropeco. Oni volonte alprenas kelkajn allogajn erojn, kiel japanoj faris ankaŭ pri aliaj okcidentaĵoj. Tamen la kerna mesaĝo restas io fremda por la plimulto de la japanoj. Ankaŭ la kristanoj mem ofte akceptis sian kredon kiel okcidentdevenan, alprenante okcidentajn organizformojn kaj konstrustilojn de preĝejoj. Ankaŭ lingve preĝejoj ofte funkcias kiel misiejoj de Okcidento, proponante kursojn de la angla, franca, germana ktp.

Eblon de alia aliro al la okcidentdevena kristanismo montris Utimura Kanzo (Uĉimura Kanzo, li mem subskribis kiel Kanzo Uchimura, 1861-03-26/1930-03-28), unika kaj unu el la plej influhavaj pensantoj kaj sociaj agantoj en la moderna Japanio. Tute male al la tiama (kaj nuna) ĝenerala japana tendenco adori la okcidentan civilizon kaj rifuzi la kristanan kredon, surbaze de la kristana kredo li ne nur severe kritikis la tiaman japanan socian malegalecon kaj militisman politikon, sed ankaŭ la okcidentan modernan civilizon.

Kristaniĝo de Utimura

Utimura estis unu el kelkdeko da lernantoj ĉe la agrikultura lernejo en Sapporo, kiuj akceptis la kristanan kredon sub la influo de William S. Clark, usonano invitita al Japanio en 1876 por instrui la modernan agrikulturon. Inter kristaniĝintaj samklasanoj de Utimura internacie plej famas Nitobe Inazo, posta vic-ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj, kun kiu Utimura dum sia tuta vivo restis en amikaj rilatoj.

Komence Utimura akceptis kristanismon kiel parton de la okcidenta civilizo. Sed liaj spertoj en Usono (1884-1888), kien li iris por serĉi en „kristana lando” internan savon, ŝanĝis lian sintenon. En Usono li renkontis sincerajn kristanojn, kiuj helpis profundigi lian kristanan kredon. Sed aliflanke li ankaŭ observis, kiel facilanima la kristanismo estas de la ĝenerala usona socio. Li travidis, ke harmonio inter kristana kredo kaj okcidenta civilizo estas nur surfaca. Li konstatis, ke ju pli oni mergiĝas en la okcidentan materialisman kaj memcentrisman civilizon, des pli malfacilas akcepti Jesuon. La komence intima rilatigo inter Okcidento kaj kristanismo en li disfalis. Li ekperceptis kristanismon kiel origine orientan kredon. Poste li skribis, ke la grandaj mondreligioj budhisma, kristana kaj islama fontas ĉiuj en azia spiriteco.

Inter Jesuo kaj Japanio

Reveninte al Japanio, li komencis sian agadon kiel kristano-patrioto. Lia devizo jenis: „Mi por Japanio; Japanio por la mondo; la mondo por Kristo; kaj ĉio por Dio.” Sian kredon li mem komprenis kiel ovalon kun du fokusoj: Jesuo kaj Japanio. La rilaton inter ambaŭ de li amataj du J-oj li jene priskribis:

„Jesuo mian amon al Japanio fortigas kaj purigas. Kaj Japanio mian amon al Jesuo konkretigas kaj celon donas.”

Sed tiujn du J-ojn harmoniigi ege malfacilis en tiutempa Japanio. Post reveno el Usono, Utimura iĝis instruisto en kristana lernejo. Sed tie lin ĝenis la konduto de la okcidentaj misiistoj, kiuj kvazaŭ desupre al japanoj rigardis kaj (laŭ li) arogante kondutis. Ĉi tie ni citu tekston, kie li kritikas prilingvajn sintenojn de kelkaj misiistoj:

„Ni konas anglajn kaj usonajn misiistojn, kiuj loĝante en Japanio 20 jarojn, 30 jarojn, 40 jarojn eĉ ne kapablas respektinde paroli la japanan lingvon. En interparolo kun ni ili libere kaj senĝene uzas sian propran reĝan aŭ jankian anglan, kvazaŭ la angla estus oficiala lingvo de Japanio. Japanlingva legkapablo de misiistoj preskaŭ nulas. La fakto, ke misiistoj ne sentas la japanan valora por ellerni, klare pruvas, ke niajn animojn ili ne vere amas.”

Li en tiu lernejo ĉesis labori kaj en ŝtata lernejo instruistiĝis (1891). Tamen tie li dum ceremonio rifuzis profunde kapklini al mesaĝdokumento de la imperiestro, ĉar tiun ceremonieron kiel religian adoron li sentis kiel malkongruan kun lia kristana kredo. Pro tio li ankaŭ tiun laboron devis ĉesigi.

Sian situacion kaj starpunkton li jene priskribis:

„Mi ne scias, kiun mi pli multe amas, ĉu Jesuon aŭ Japanion. Pro Jesuo miaj samlandanoj min malamas nomante min kristanaĉo. Kaj pro Japanio alilandaj misiistoj malŝatas min, deklarante min obstina naciisto. Sed ne ĝenas min. Eĉ se mi perdus ĉiujn amikojn, mi ne povas perdi Jesuon kaj Japanion.”

Laŭ tiu starpunkto sian agadon kiel ĵurnalisto li rekomencis, sociajn maljustecojn akuzante kaj japanan militismon kritikante. Pri milito li komence kredis je la bona intenco de la japana registaro liberigi Azion, sed poste li travidis, ke Japanio fakte nur imitas la okcidentan imperiismon. Kaj kontraŭe al la ĝenerala eŭforio en la tiama Japanio pri la japana-rusa milito (1904-1905) li publike kritikis tiun militon. Li skribis: „Jesi al militkomenco kun Rusio signifas jesi al pereo de Japanio.” Pli kaj pli li fortigis sian kontraŭstaron al militoj ĝenerale. La postenon ĉe ĵurnalo li forlasis, ĉar ankaŭ la libera ĵurnalo, kie li laboris, aprobis la tiaman japanan militpolitikon.

Aliflanke la dependiĝon de japanaj kristanoj al Okcidento li kritikis kaj por sendependa, memstara kredo pledis. Li skribis:

„Okcidento pereos pro la okcidenta civilizo. Akceptinte tiun civilizon, Japanio eĉ pli frue pereos. (...) La tiel nomata kristanismo estas okcidentigita kristanismo kaj multajn venenaĵojn kunportas. Japanio, Ĉinio kaj Barato devas sin mem retrovi por sin savi.”

Senpreĝeja kristanismo

Trovinte sian lokon, nek en kristanaj, nek en ŝtataj institucioj, nek en ĵurnalismo, li fine kiel aŭtoro kaj preleganto memstariĝis vivtenante sin per propra gazeto Bibliaj Studoj kaj per prelegoj memorganizitaj kaj invititaj. Li opiniis, ke ne necesas lerni de misiistoj kiel transdoni la evangelion al japanoj, kaj anstataŭ konstrui preĝejon, li sekvis ekzemplojn de konfuceismaj kleruloj, kiuj kolektis aŭskultantojn al siaj regulaj prelegoj. Tiun formon li nomis „senpreĝeja kristanismo” (japane: Mukyokai). Gravas substreki, ke li, kvankam laŭforme sekvante la japanan tradicion, enhave tute ne elpensis ian japanecan kredon. Tute male. Foriginte kulturajn kaj organizajn aldonojn akumulitajn en la okcidenta kristanismo, kiuj malsamas inter diversaj eklezioj kaj konfuzas precipe neokcidentajn kredantojn, li sentis, ke tiel pli bone eblas koncentriĝi pri la kerna mesaĝo de la kristana kredo: krucumo kaj resurekto de Jesuo.

Influo de Utimura

Post la morto de Utimura, liaj disĉiploj daŭrigis kunvenojn kun pribibliaj prelegoj. Ĝis hodiaŭ en multaj lokoj tra Japanio, kelkloke ankaŭ en Koreio kaj Tajvano, estas tiaj kunvenoj, parte okazantaj en privataj hejmoj, parte en publikaj kunvenejoj. (La kunvenformo fakte iom similas al esperantistaj rondoj.) Ankaŭ liaj pribibliaj studoj estas ĝis nun legataj, i.a. de preĝejaj pastoroj.

Sed lia influo ne limiĝis al la kristana medio. Liaj verkoj ĝis nun estas legataj en Japanio ankaŭ ekster kristanaj rondoj. Mi memoras, ke lia verko estis inter rekomendataj legaĵoj por lernantoj en mia loka publika mezlernejo.

Dum la dua mondmilito kelkaj el liaj disĉiploj apartenis al malmultaj ardaj kritikantoj de la japana militismo. Kaj post la fino de la milito, liaj iamaj disĉiploj, kvankam nombre malmultaj, signife kontribuis al la restarigo de nova Japanio, plej konataj la unuaj du postmilitaj rektoroj de Tokia Universitato, kiuj precipe penis por reformo de la japana instrusistemo.

Inter liaj sekvantoj troviĝas ankaŭ esperantisto Isiga Osamu1 (Iŝiga Osamu, 1910-1994), konata kiel tradukanto al la japana de verkoj de la sveda nobelpremiito pri literaturo Selma Lagerlöf. Li ŝajne aplikis la sintenon de Utimura al Esperanto: Unuflanke li lernis Esperanton kiel ilon por paco. Eksciinte per tiu lingvo pri internacia militrezista movado, dum la milito li deklaris, ke li rifuzas militservon kaj estis arestita. Aliflanke li kritikis la superecon de la eŭropanoj je Esperanto kaj alvokis al „Orienta Esperanto”, por igi la lingvon pli intima kaj facila por azianoj.

KIMURA Goro Christoph
1. Pri Isiga Osamu: Kimura Goro Christoph: Ĉu eblas deeŭropigi Esperanton?, en: Japana Esearo N-ro 4 (Libroteko Tokio), 83-89.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kimura Goro Christoph el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skulptaĵoj kantataj

Londone, la 6an de decembro 2010 en la fama Tate-galerio, virino komencas kanti antaŭ monduma publiko. La aranĝo ŝajnas esti konata: malfermo de ekspozicio, ornamata de muziko komence, meze kaj fine. Iom dubige aspektas la „ensemblo”. Temas nur pri sola persono sen akompanista partnero kun digna instrumento. En tiu ĉi loko oni atendus Steinway-pianon, ne plastan keston kun laŭtparolilo. Kaj la muziko devus esti, laŭ la norma gusto de tia publiko, iu ĵaza peco aŭ popa furoraĵo. Sed oni aŭskultas atente kaj devote al senafekcie prezentata skota popolkanto en cetere preskaŭ tute malplena salono.

Prestiĝa premio

La ekstravaganca sceno baldaŭ klariĝas. Ne temas pri la inaŭgura muziko, sed jam pri la „ekspozicio” mem. Sendube, oni troviĝas en ekspoziciejo de bildoj kaj skulptaĵoj, kaj en tiu ĉi tago oni disdonas tie la tutlande plej prestiĝan premion por bildfaraj artistoj sub 50 jaroj. Sed ĉi-foje la ĵurio atribuas la premion, nomatan laŭ Vilhelmo Turner, fama angla pentristo (1775 - 1851), ne al bildoj aŭ skulptaĵoj, sed al kanto kaj ĝia kantistino. Strange, povus pensi ordinarulo. Ekzistas multaj konkursoj por komponado kaj interpretado de muziko. Kial institucio, kiu elektas ekde 1984 „la plej bonan aktualan bildartaĵon”, honoras per la plej alte dotita (25 000 pundoj / preskaŭ 30 000 eŭroj) brita bildartpremio kantadon de popolkanto?

Sonskulptisto

La laŭdanto provas ekspliki la decidon: la ĵurio aparte aprezis „la intelektan kaj emocian esploradon de sono kaj spaco” kaj aldone klarigas la fonon de la premiata kantistino. Susan Philipsz, 45-jara, ne volas esti muzikistino. Ŝi komprenas sin „sonskulptisto”, kiu kantas sub pontoj kaj en vendejegoj, kie la kantoj forflugas, reeĥas, multobliĝas, miksiĝas kun la bruo de la ĉirkaŭaĵo, kie – laŭ ŝi – „la sono kreas spacon en la spaco”. Ŝia materialo estas precipe popolkantoj el ŝia devenregiono Skotlando. Akompanas ŝin ordinaraj akordoj, generitaj en studio, konservataj ciferece, prezentataj laŭtparolile. Philipsz povis atentigi pri si per la prezentado de la nostalgia kanto Lowlands sub la pontoj de la rivero Clyde en Glasgovo. Tian eventon la bildartistoj kaj la artentreprenistoj nomas – ne nur en anglalingvaj landoj – performance, etimologie ja ne pli ol „elformado”. En la sekvo oni invitis ŝin prezenti sin en renomaj muzeoj en Usono kaj Eŭropo kun la plej enspeziga sekvo por ŝi ĝis nun, la Turner-premio.

Apud laŭdadoj kaj himnaj eksplikoj de tiuj artkritikistoj, kiuj difinas la nuntempan arton, do tion, kion ili volas kompreni tia, leviĝas pli sobraj voĉoj, kiuj pridemandas la aktualan (bild-)arton kaj ties kreantojn. Ili konstatas, ke la proponoj por tiu konkurso entute estis mizeraj, ke la premion jam gajnis flagranta ampolo en malplena blanke farbita salono, ke jenaj ĵurianoj preferas „konceptan arton” al serioza metio, ke aktualaj ekspozicioj volonte prezentas malplenajn kadrojn, unukolorajn tolaĵojn, eĉ kolektojn el rubujoj. Pri la premiitino ili aldonas, ke ŝi ja ornamas sin per skota ekzotikeco, sed vivas en Berlino, kie, ironie, germanaj artistoj sopiras agnoskon en la pli monduma Londono. Kaj veraj muzikistoj ne hezitas juĝi, ke pecoj en tia banala prezentado neniam akirus ian konsiderindan muzikan premion. Germana radistacio ilustris sian nepre pozitivan raporton pri la premiado per simpla trivoĉa infankanono, kantita unufoje de Philipsz kaj muntita per komputilo. Tute senarta afero, sed tamen prezentata de la raportistino kvazaŭ mirinda produkto.

Manko de diferencigo

Ĉu eblas objektiva taksado de tiu ĉi Turner-premiodecido? Nuntempe ŝajnas manki en certa tavolo de la publiko la volo aŭ la kapablo al diferencigo, al disting(iĝ)o. Tion oni aparte povas konstati en la medio de la bildartistoj, inter kiuj certe ĉiam ankoraŭ kelkaj disponas pri inventa kaj metia genieco. Evidente la Zeitgeist („Spirito de la tempo”) ne elektas ilin. Sed tiu spirito ne estas mistera forto transe de la homa volo. Tre rekoneble ĝi emanas ekzemple el la ĵurio de la Turner-premio. Furoras en Germanio libro kun la titolo Germanio forigas sin mem. Ĉu estas aŭdace aserti, ke aktuale la bildarto forigas sin mem?

RÖSSLER Franz-Georg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rössler Franz-Georg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Embargu la embargon!

Antaŭ nelonge – kadre de leterado de mondfederistoj nederlandaj, apoge al la monda jura ordo – mi skribis al landaj parlamentanoj pri la embargo kontraŭ Kubo.

Ĵusaj spertoj en la antaŭa kongreslando konvinkis min pri la vaneco kaj la malhomaj efikoj de la embargo. Jam en 1990 ni eksciis, ke sapsurogato el oranĝoj afekcias la haŭton, ĉefe de infanoj, kaj ke homoj sen usonaj parencoj malhavas farbon por kovri la lignon kontraŭ tropikaj pluvegoj. Dume la registaro firme sidas.

Malliberuloj

La kuba registaro ja faris pozitivajn paŝojn: liberiĝis politikaj malliberuloj ĝuste en la kongresa periodo. Ni konsciu, tamen, ke vera demokratio estas lukso kaj eblas nur ĉe iu nivelo de ekonomia prospero. Kiel do Kubo, malgraŭ la klereco de multaj civitanoj, atingos demokration, plagate de la embargo?

Nederlando ja laŭ sia konstitucio devas servi al la internacia jura ordo. Sed ankaŭ en aliaj landoj de la „civilizita mondo” oni pledu por aboli malefikan kaj malhumanan embargon, datiĝantan de antaŭ preskaŭ duonjarcento.

Rob MOERBEEK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rob Moerbeek el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Propravola fraŭlineco

Rilate la artikolon de Xu Jinming (MONATO 2011/2, p. 17) mi deziras rimarkigi, ke kleraj virinoj estas kutime ekonomie sendependaj kaj propravole elektas fraŭlinecon. Edzo kaj infanoj kunportus laborŝarĝon kaj emociajn skuojn, mankon de propra tempo kaj limigon de decidoj, hobioj kaj amuziĝo. Almenaŭ en okcidentaj landoj edzineco/edzeco ofte estas evitata pro minaco de malsukcesoj, divorcoj. Eĉ havi infanon eblas sen edzo, kaj tio ne plu estas honto, sed tamen miaopinie maljusta por la naskoto.

Raita PYHÄLÄ
Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spertoj vespertaj

Alproksimiĝas la somero kaj – kiel okazas jam de dudeko da jaroj – prezentiĝas denove en pluraj italaj regionoj timigilo nomata „tigro-moskito”.

Rimedoj, pli-malpli multekostaj, kontraŭ ties ĝenaj pikoj tute ne mankas, sed orientiĝi laŭ la merkato por elekti la plej efikajn ofte malfacilas. Tamen ekologian kaj relative malmultekostan metodon alprenis lastatempe diversaj italaj urboj, inter tiuj la komunumo de Udine, en nord-orienta Italio.

Frandemaj

Tie, por purigi kaj plejeble multe „blendi” la urbon kontraŭ moskitoj kaj kolegaro simila, oni decidis „dungi” pipistrelojn. Ili estas tiel frandemaj pri insektoj, ke ili kapablas manĝi tage 500 - 5000, laŭ ties grandeco.

Tial en la kvartaloj de Udine, proksime de altaj arboj kaj akvofluaĵoj, oni instalis inter januaro kaj februaro 44 „dometojn” rezervitajn al vespertoj. La nestoj – kune kun tradicia sanigo de kloakoj kaj de aliaj riskaj lokoj fare de la komunumo (nelaste de la du urbaj mortintejoj) – garantios someron verŝajne pli malstreĉan al urbo aparte kutimiĝinta, pro humida klimato, al la tigro-moskito.

Patroloj

Certe, por ekstermi tiun insekton, la pipistreloj ne povos ripozi sur siaj laŭroj. Estas konate, ke la tigro-moskito aktivas nur tage, dum vespertaj patroloj ne komenciĝas antaŭ malheliĝo. Iel ajn, la projekto ebligos malpliigi ankaŭ la nombron de ordinaraj moskitoj kaj aliaj insektoj.

Udine, eleganta urbo kun preskaŭ 100 000 loĝantoj, elspezas 77 000 eŭrojn pro la projekto. Multaj aliaj komunumoj, eĉ eksterlandaj, pripensu solvon tian. Laŭ la ekzemplo de Udine, eblus minimumigi la uzon de insekticidoj kaj aliaj substancoj toksaj aŭ poluaj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ludilmuzeo de Helsinko

La ludilmuzeo de la finna ĉefurbo troviĝas sur unu el la insuloj Suomenlinna, kiuj situas antaŭ la haveno. La muzeo estas en romantika lignodomo, konstruita en la cara epoko komence de la 20a jarcento. Ĝi havas multege da eksponaĵoj de la 19a jarcento ĝis la 60aj jaroj de la 20a jarcento, inter ili 100 pluŝursojn.

La ludiloj estas ordigitaj laŭ historiaj temoj kaj epokoj. Tiel speguliĝas ŝanĝoj en la socio kaj homa konduto. Pri milittempa malriĉo, mankoj kaj inventemo atestas kartonaj veturiloj, strobilaj bovinoj, paperaj pupoj, tabulludoj kun nomoj kiel „Batalo por Karelio” kaj „Lukto por nutrovaroj”. En familioj oni faris pupdomojn el fadenbobenoj, alumetskatoloj, ŝtofpecoj kaj aluminia folio (por speguloj, fenestroj). Fine oni bruligis ilin en la korto, samkiel brulis la domoj post bombardado.

Edukilo

En la 19a jarcento la celo de la plenkresk-aspekta bela pupo estis eduki honestajn virinojn kaj prepari knabinetojn por la estonta virina rolo de edzino, patrino, dommastrino. Oni edukis ankaŭ knabetojn per ludilarmiloj kiel soldatojn.

Nur en la 20a jarcento la infano mem komencis speguliĝi en la pupoj. Per la valoraj pupoj de la antaŭa jarcento oni eĉ ne rajtis ludi; ili estis faritaj por admiro kaj ornamo. En la 1950aj jaroj aperis tute alispecaj pupoj, kiujn oni unue malaprobis, ĉar ili aspektis kiel objektoj de seksa admiro. Oni nomis ilin Lilli en Germanio.

Barbie

La Barbie-pupo unue estis talismano de vira klubo kaj nur poste ricevis sian nomon. Iom post iom ŝia vestaro plimultiĝis, kaj ĉiuspecaj akcesoraĵoj estis kreitaj por pliigi la vendadon. La Barbie-pupoj specialiĝis pri metioj kaj ekesprimis la idealojn de moderna virino.

La ludilmuzeo povas starigi pontojn inter la generacioj. Irante en ĝi de ejo al ejo kaj sekvante temon post temo, oni povas rakonti kaj demandi pri la pasintaj kaj nunaj travivaĵoj, deziroj kaj sentoj.

Dek mil turistoj jare vizitas la ludilmuzeon de Helsinko. Somere ĝia korto estas disponigata por subĉielaj infanaj teatraĵetoj. Interreto: www.lelumuseo.fi (finne, svede, angle, ruse).

Saliko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Proteste kontraŭ la protektantoj

Multe da bruo kaŭzis en Kipro surstrataj protestoj de 30 000 turkaj kipranoj kontraŭ Turkio, kiu ekde 1974 regas la nordon de la insulo. La manifestaciantoj, kiuj inkluzivis multajn instruistojn, kulpigis Turkion pri la ekonomia krizo en la nordo.

La turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan] ekkoleris, kiam fine de januaro parto de la manifestaciantoj flirtigis flagojn de la kipra respubliko. Li difinis la turkajn kipranojn sendankaj, memorigante, ke dum tiom da jaroj Turkio „satigas” kaj „protektas” ilin.

Samtempe li petis, ke la kulpuloj estu arestitaj kaj ke la tumultoj senprokraste ĉesu. Li taksis la eventojn politika memmortigo, kiuj internacie ridindigas Turkion. Al la estro de la sindikato de turk-kipraj instruistoj, Şener Erçil, kiu deklaris sin preta „kvereli”, Erdoğan diris, ke Turkio ne atendigos sian reagon, se tia sinteno kontraŭ lia registaro pludaŭros.

Malkonkordo

Laŭ la turk-kipra gazeto Kıbrıs, la lokuloj mem faris tion, kion la sudo (t.e. la grek-kipra registaro kaj la kipra ortodoksa eklezio) ankoraŭ ne sukcesis fari: semi malkonkordon inter turkoj kaj turkaj kipranoj.

La grek-kipra deputito de la Eŭropa Parlamento, Eleni Theocharous, rimarkis, ke 30 000 manifestaciantoj en la norda Kipro egalas proporcie al 20 milionoj da egiptoj en la placo Tahrir de Kairo. Ŝi altiris la atenton de EU al tio, kio okazis en la eta mez-orienta lando, kaj aparte al la konduto de Turkio, kiu ne aparte konvenas al EU-kandidato.

Laŭ Theocharous, EU subtenu tiujn, kiuj sen perforto protestas kaj kiuj – kontraste al turkoj – estas jam de 2004 konsiderataj, kune kun grekaj kipranoj, eŭropaj civitanoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu anĝelo aŭ diablo?

Eksministro pri ekonomio, Dritan Prifti, el la reganta koalicio, akuzis sian partiestron, kaj vicĉefministron, Ilir Meta, pri koruptado. Tion li faris per filmita konversacio en sia oficejo, kiam Meta petis lin favorigi iun firmaon kontraŭ rekompenco de 700 000 eŭroj.

Tuj reagis Meta, dirante, ke la filmo estas falsaĵo. Li eĉ elposteniĝis, rezignante pri sia deputita imuneco, por ke la prokuratorejo libere enketu. Ĉi-lasta petis helpon de usona fakulo por analizi la filmon.

Disko

La fakulo konstatis, interalie, ke en la disko enestis alia, forviŝita filmo farita de Prifti pri alia konversacio kun Meta, kiam li mem petas favorigi firmaon kontraŭ 700 000 eŭroj.

Tiam la prokuratorejo petis la parlamentestron nuligi la imunecon de ambaŭ eksuloj. La skandalo estis forte ekspluatata de socialistoj dum perfortaj sangaj manifestacioj en januaro kaj poste. Albanoj nun atendas la rezultojn de la esploroj por ekscii, kiu anĝelas kaj kiu diablas.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri la censo maljusta senso

Baldaŭ ankaŭ en Albanio oni okazigos censon de la loĝantaro, konforme al la direktivoj de Eŭropa Unio. Tiamaniere civitanoj respondos demandojn ankaŭ pri religio kaj nacieco.

Religio estas senproblema por albanoj: dum jarcentoj ekzistis interreligia harmonio. Sed nacieco por la relative ĝis nun homogena albana ŝtato (laŭ antaŭaj censoj pli ol 95 % estas albanetnuloj) povas fariĝi tikla.

La problemo kuŝas en tio, ke najbara Grekio, ekzemple, faras sian plejeblon dum 20 jaroj por helenigi albanojn tien elmigrintajn pro laboro (ĉ. 800 000 homojn) aŭ albanojn loĝantajn sude de la landlimo. Grekio certigis al ili monatajn pensiojn je valoro de 400 eŭroj: pensioj en Albanio mem apenaŭ atingas 100 eŭrojn.

Konsulo

Multaj albanoj estas devigitaj pro laboro eĉ ŝanĝi siajn nomojn aŭ sin deklari grekaj (laŭ devizo greka: ĉiu ortodoksulo estas greka). Tio okazis antaŭ nelonge en la sud-orienta urbo Korça [korĉa], kiam la tiea greka konsulo alvokis senskrupule al ĉiuj grekemuloj sin deklari grekaj.

Tio estigis fortajn enlandajn protestojn, kvankam la greka registaro proponis, ke oni traktu la deklaron de la konsulo simple kiel lian propran kaj neoficialan opinion.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvalito

Mia pasintmonata enkonduko estis iom pesimisma. Efektive, estas malagrable rimarki, ke abonanto eksiĝas, ĉar li trovas en MONATO ideojn ne kongruajn kun siaj. Sed feliĉe nian revuon atingas ankaŭ laŭdoj fojfoje! Jen la vortoj de István Ertl, kiujn li publikigis en la Facebook-paĝo de MONATO:

„Mi havis okazon eklegi la februaran MONATOn. Nu, antaŭ ol mi rimarkis kion mi faras, mi eĉ finlegis ĝin, komplete kaj senmanke, plene kaj ilustrite. Kia surprizo ... tiaĵo ne plu okazis al mi de longaj jaroj. Ĉi tiu numero konsistas preskaŭ ekskluzive el tia materialo por kia MONATO estis fondita: temoj netroveblaj en la ordinara gazetaro, vidpunktoj ne ĉiam atenditaj, pritrakto elinterna ĉar samlandula al la temo ... Eĉ la lingvaĵo estis trae kaj trae senmakula! Gratulon.”

Kiel respondeculoj de la magazino ni povus nun ĝoje ekrideti (tion ni faras ja!), sed krome necesas pripensi, kiel ni povas konservi, kaj eble eĉ ankoraŭ plialtigi, tiun kvaliton. Nia nova ĉefredaktoro Paul Gubbins jam intencas verki iujn gvidliniojn pri verkado por MONATO, kaj ankaŭ ekzistas planoj proponi al la publiko en la venonta Universala Kongreso seminarion por kuraĝigi kaj helpi verkemulojn. Pliajn detalojn vi baldaŭ legos ĉi-loke.

Tamen ankaŭ vi povas kaj kapablas kuraĝigi niajn korespondantojn. Ĉu vi legis en MONATO ion, kion vi tre ŝatis? Ne hezitu skribi tion al ni! Viaj laŭdaj vortoj spronos la kunlaborantojn liveri pli da altkvalita materialo por nia revuo!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stirante ĉirkaŭ ŝtopiĝoj

Pekino komencis novan rimedon por mildigi trafikŝtopiĝojn per limigo de aǔto-aĉetado. Ĉi-jare 240 000 aǔtoj estas aĉeteblaj kaj aĉetontoj devas unue registri sin en la retpaĝaro www.bjhjyd.gov.cn por peti permeson akiri aŭton.

De la 1a ĝis la 8a de januaro entute 210 000 homoj registris sin, kaj 180 000 el ili estis kvalifikitaj al lotumo por kvoto de 17 600 aǔtoj. La tuta lotumado estis televide kaj interrete elsendata. Interesatoj povis kontroli la rezultojn rete aǔ telefone tuj post la lotumo.

Laǔ la regularo ĉiu gajninto devas aĉeti aǔton ene de ses monatoj. Se ne, la lotumita numero malvalidiĝos. Sed ne ĉiu gajninto volas tuj aĉeti aǔton, ĉar iuj deziras sperti la proceduron.

Efikaj rimedoj

Ĝis decembro 2010 troviĝis en Pekino 4,7 milionoj da motorveturiloj kaj pli ol 6,2 milionoj da registritaj stirantoj. Oni taksis, ke la nombro de pekinaj aǔtoj atingos sep milionojn en 2015. Se oni ne prenos efikajn aranĝojn, tiam la trafikŝtopiĝoj ĉiutage daǔros pli ol ses horojn kaj aǔtoj ĉiuhore veturos nur 15 kilometrojn.

Por eviti ŝtopiĝojn Pekino lanĉis multajn iniciatojn. Ekzemple, aǔtoj alterne veturas en ĉiu tago laǔ siaj numeroj; la magistrato konstruigas pli da subteraj fervojoj; kaj la loĝantoj estas petataj uzi publikajn transportilojn anstataǔ ol stiri siajn proprajn aǔtojn.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kastelo sieĝata

Konfrontiĝis pervorte kaj perforte etnoalbanoj kaj slavomakedonoj en Skopje (albane Shkup) pro la konstruado de ortodoksa preĝejo ene de la kastelo de la urbo.

Albanoj – plejparte en la regiono islamreligiaj – opinias, ke la kastelo estas komuna historia trezoraĵo, al kiu oni aldonu simbolojn nek religiajn nek naciajn. Slavomakedonoj opinias, ke temas pri rekonstruo de antikva preĝejo el la tempo de Justiniano. La registaro de Nikola Gruevski kreis monfonduson de 1,2 milionoj da eŭroj por kompletigi la restaŭradon en la kastelo, inkluzive de la preĝejo.

Dividitaj

Sendependaj analizistoj opinias, ke la konfrontiĝojn interetnajn instigis politikistoj. La albanoj mem tie estas dividitaj en du kontraŭstarantaj partioj: la koaliciana BDI (Unuiĝo Demokratia por Integriĝo) kaj la opozicia PDSH (Albana Demokratia Partio).

Ties estro, Mendu Thaçi [taĉi], forte kritikas BDI, ĉar tiu ne protektas la historiajn rajtojn de la etnoalbanoj, el kiuj 200 000 loĝas en Skopje. Dume la alia slavmakedona opozicia partio socialdemokrata (LSDM) kritikas Gruevski, ĉar ĉiam dum lia regado – ekzemple en 2001 – okazas interetnaj konfrontiĝoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nuda vero pri nova rekordo

Belgio rompis la mondan rekordon pri registaroformado – efektive, neformado. La antaŭan rekordon tenis Irako. La 17an de februaro pasis jam 249 tagoj post balotoj sen nova federacia registaro en Belgio.

La perspektivoj estas neniel esperigaj. La du ĉefaj partioj, kiuj gajnis la balotojn, la flandra dekstra N-VA kaj la valona maldekstra PS, interrilatas kiel akvo kaj fajro kaj grandegas la reciproka malfido.

Dum en najbaraj landoj kreskas zorgoj pri ŝajne senelira situacio, belgoj, precipe studentoj, iniciatis festojn en Antverpeno, Loveno, Louvain-la-Neuve, Bruselo kaj en Gento (urboj kun universitato) por festi la rekordon. En Gento grupo da junuloj eĉ duonnudigis sin por montri, ke ili hontas, dum ili tamen ŝajne bonege amuziĝis.

Ŝparoj

Montriĝis, ke belgoj ĝenerale ne faras al si multe da zorgoj pri la situacio. La ekonomio, post la tutmonda krizo, nun denove ekkreskas. La eksa registaro, kontraŭe al sia rolo, sed pro eŭropunia devigo, tamen preparas novan buĝeton por la jaro 2011 kaj eĉ realigas ŝparojn.

Pro la federacia strukturo, Belgio havas ses registarojn. Nur la federacia registaro mankas, dum la kvin aliaj ankoraŭ funkcias kaj povas preni decidojn laŭ siaj povoj. Tamen, tro longa manko de registaro povus provoki financmerkatan „atakon” kaj tiam, pro granda eksterlanda ŝuldo, Belgio rapide povus malriĉiĝi.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu gravas, se lingvoj mortas?

Kreskanta nombro da lingvistoj kaj aliaj fakuloj maltrankviliĝas pro la fakto, ke en ĉiu dusemajna periodo malaperas po unu lingvo1. Oni taksas, ke ĝis la jaro 2100 verŝajne malaperos pli ol duono de la pli ol 7000 lingvoj parolataj sur la tero. Ĉu gravas tiu amasa formorto de homaj lingvoj?

Neriparebla perdo

Nuntempe internaciaj organizaĵoj kiel Unesko kaj pluraj individuaj influhavaj voĉoj atentigas pri la neriparebla perdo, kiun la homaro suferas, kiam eĉ unu lingvo estas forgesita. Interesa konstato estas, ke multaj tiaj voĉoj devenas ĝuste de la amerika kontinento, kie tiom da aŭtoktonaj kulturoj, lingvoj kaj popoloj estis intence aŭ senintence eliminitaj post la alveno de eŭropanoj.

Unu el la avertaj voĉoj estas tiu de la usona lingvisto K. David Harrison [dejvid hérisen], kiu antaŭ kelkaj jaroj verkis la libron Kiam mortas lingvoj – La estingiĝo de la lingvoj de la mondo kaj la erozio de homaj scioj2. En tiu libro Harrison konvinke montras per pluraj trafaj ekzemploj, ke la malapero de iu ajn lingvo malriĉigas – kulture kaj eĉ science – la homaron.

Eble malmultaj el ni, memnomataj „civilizitaj” homoj, pretus rekoni, ke popoloj, kiujn ni rigardas kiel „primitivulojn”, povas posedi ege valorajn spertojn, scion kaj kulturon, de kiuj ni povas multe lerni. Tiujn valoraĵojn ni neretroveble perdas ĉiam, kiam la lingvo de tia popolo estas forgesita. Tia perdo estas des pli tragika, kiam temas pri lingvo, kiu ekzistis nur en parola formo pro la fakto, ke la koncerna popolo estis analfabeta.

Ni rigardu kelkajn el la ekzemploj cititaj de Harrison.

Perditaj scio kaj tradicioj

Komuna kliŝo asertas, ke eble oni trovos kuracilon kontraŭ kancero inter la plantoj, kiuj abunde kreskas en la amazona praarbaro. Certe oni konstatas, ke homoj vivantaj en primitivaj kondiĉoj ofte konas kaj povas nomi en siaj lingvoj grandan kvanton da kreskaĵoj, kiujn ili uzas por diversaj celoj.

Sed la scio de tiel nomataj „postrestintaj” popoloj tute ne limigas sin al plantoj kaj bestoj. Multaj havas valorajn sperton kaj teknikojn ebligantajn al ili travivi en la plej diversaj kaj malfacilaj kondiĉoj. Tia tradicia sperto havas multon por instrui al ni.

Ni faras grandegan eraron, se ni malestimas kaj ignoras tiun instruon. La unuaj eŭropaj esplorantoj de la arktaj regionoj mortis, ĉar ili ne havis sufiĉe da humileco por lerni la teknikojn de la inuit-popolo. Do, se la homaro perdas la tradician scion kaj lingvojn de aŭtoktonaj popoloj, ĝi riskas perdi okazojn por antaŭenigi la sciencon kaj riĉigi la kulturon.

Kiam lingvo aŭ popolo malaperas – specife se tia lingvo ne estas registrita en skriba formo – perdiĝas parto de la monda trezoro de rakontoj, poemoj, kantoj, tradicioj kaj historio. Eĉ multe da skribita kaj elektronike registrita materialo pri tiu heredaĵo verŝajne kuŝas en la keloj de muzeoj kaj bibliotekoj, forgesita kaj ignorata pro la fakto, ke neniu plu komprenas la koncernan lingvon.

Forgesitaj specioj

Krome Harrison atentigas, kiom da scio estas perdita inter aŭtoktonaj popoloj en Siberio, indianoj en Arizono kaj aliaj, kiam ili ne plu uzas siajn tradiciajn specinomojn, kiuj klarigas, kiuj plantoj estas venenaj aŭ manĝeblaj kaj kiuj bestoj estas utilaj. Tiaj popoloj havas siajn proprajn taksonomiajn sistemojn, kiuj ne nur estas praktikaj, sed ankaŭ povas esti science valoraj.

Klasifikaj sistemoj kiel tiu de Lineo estas ja utilaj, sed homojn, kiuj ne ricevis klasikan okcidentan klerigadon, ili ne provizas per tuja informo pri specioj. Kontraste, tiu informo estas ja donata danke al la tradiciaj nomoj; kaj la sistemoj de klasifikado kaj karakterizado uzataj de indiĝenaj socioj prezentas alternativojn, kiuj helpas nin kompreni, kiel la homa cerbo funkcias kaj rekonas distingojn kaj similecojn.

Kiam la idoj ne plu konas la lingvon de la gepatroj aŭ prapatroj, ili ne plu rekonas, ke la nomoj de plantoj ofte indikas iliajn karakterizaĵojn, la celojn, por kiuj ili estas utilaj, aŭ la kialon, pro kiu ili estu evitataj.

Ni prenu ekzemplon el la endanĝerigita gaela lingvo de Skotlando. La planto akileo (achilea millefolium) nomiĝas en la gaela „lus-cosgadh-na-fola”, kio signifas „kreskaĵo, kiu ĉesigas sangadon”. Tiu planto iam estis uzata post bataloj, por pansi vundojn. Plie, iu specio de la kreskaĵo eŭforbio gaele nomiĝas „lus-leusaidh” (veziketa planto), ĉar ĝi povas estigi veziketojn sur la haŭto, do devas esti evitata. Simile, tradiciaj nomoj de bestoj, birdoj kaj fiŝoj povas doni valoran informon al sciencistoj kaj nefakuloj.

Trezoro protektinda

Iam, kiam mi estis junulo, mi konversaciis pri lingvoj kun itala ŝipestro, kiu multe vojaĝis kaj konis plurajn idiomojn. Iom naive, mi demandis lin, kiu, laŭ li, estas la plej bela lingvo en la mondo. Li respondis Tutte le lingue sono belle (Ĉiuj lingvoj estas belaj). Tiu respondo forte imponis min, ĉar ĝi ŝajnis al mi tre profunda rimarkigo.

Fakte, ĉiu lingvo estas ne nur bela (ĉar ĝi esprimas la plej karajn kaj fortajn sentojn de la animo), sed ankaŭ esprimriĉa (ĉar ĝi kontentigas ĉiujn bezonojn de la socio, kiu ĝin parolas), saĝa (pro la sama kialo) kaj science valora (pro la kaŭzoj jam menciitaj). Oni konkludas, ke la homaro nepre devas konstante klopodi por varti kaj protekti la lingvan riĉecon de la mondo.

En sia novelo Buchmendel la aŭstra verkisto Stefan Zweig [ŝtefan cvajk] skribis: „Tagon post tago ĉio, kio estas unika, iĝas pli kaj pli multvalora en nia nesaveble unuformiĝanta mondo.”

Garvan Makaj (Garbhan MACAOIDH)
1. Laŭ takso de National Geographic Society (Tutlanda Geografia Societo), scienca organizaĵo senprofita el Usono.
2. K. David Harrison: When Languages Die – The Extinction of the World's Languages and the Erosion of Human Knowledge. Eld. Oxford University Press, Oksfordo, 2007.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj (Garbhan MacAoidh) el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La mankanta j ...

Toleremaj kaj komprenemaj estas, ĝenerale, esperantistoj. Toleremo kaj komprenemo apartenas al esperantisteco kiel – almenaŭ en mia lando – lakto al teo. Klare, nia eta verda mondo ne povas eviti kverelojn, disputojn, malamojn kaj aliajn situaciojn, en kiuj iom da toleremo kaj komprenemo estus bonvenaj. Tamen se ni ne kverelus, disputus, malamus, ni ne estus homoj ... kaj Esperanto ekzistus en sfero neniel reala, ĉiel artefarita.

Tamen rilate nian lingvon foje nia toleremo, kaj aparte nia komprenemo, forestas. Imagu: vi sidas en via ŝatata fotelo, aŭ antaŭ la ekrano de via komputilo, legante la plejlastan numeron de MONATO, kaj subite frapas vin la frazero „... al mia gepatroj”. Ŝokite, hororigite, vi eksaltas, kriante: „Peketo! Mi nepre atentigu la redakcion!”

Nu, mi elkore dankas, ke akcipitro-okula leganto rimarkis ĝuste ĉi tiun malglataĵon en antaŭa El mia vidpunkto. Jes, via ĉefredaktoro pekis kontraŭ la pluralo (kaj nun pentas, lernante parkere la „Fundamento” – aŭ ĉu „Fundamenton”, aŭ eĉ „Fundamento-n”? ... dankon, doktoro Z, pro via laŭdire facila lingvo).

Honto

La atentigo ebligis elsarki la mison el la papera versio de MONATO kaj tiel kaŝi la honton de via ĉefredaktoro. Kaj, verdire, jen io lernenda por ĉiuj MONATO-kunlaborantoj: nek aŭtoro, nek revizianto, nek redakcianoj, rimarkis la mankantan literon, kio signifas, ke ni ĉiuj eĉ pli rigore verku, legu, kontrolu.

Sed, momenton. Pri unusola mankanta litero temas: ĉu la reago de la leganto, kiu avertis la redakcion en Antverpeno, kiu avertis min, ne ĉiun ekvilibron perdas? Unusola litero, diable. Ĉu, se tiaĵon en nacilingva gazeto vi trovus, vi mesaĝus al la redakcio? Eble vi jes. Mi tamen tutcerte ne.

Komo

En la sama semajno, kiam oni konsciigis min pri la mankanta j, mi pli zorge ol kutime legis mian ĉiusemajnan regionan gazeton. En ĝi mi trovis, sen multe da peno, belan kolekton da misoj: ekz. – mi citas proksimume – „klasa”, anst. „klasika”; „metro”, anst. „metroo”; „stalo”, anst. „stilo”, ktp. Kaj, se mi ricevus eŭron kontraŭ ĉiu petolema komo, mi baldaŭ fariĝus riĉulo.

Kiom da plendoj en la sekva numero de la gazeto? Kiom da pardonpetoj de ruĝvangaj ĵurnalistoj? Neniom ... kio min pensigis. Kial esperantistoj volonte atentigas pri malglataĵoj, dum almenaŭ anglalingvanoj ilin aŭ ignoras aŭ eĉ priridas? La nacia gazeto brita Guardian konatiĝis kiel Grauniad pro la oftaj mistajpaĵoj, kiuj iam buntigis ĝiajn paĝojn: britoj amuziĝis, sed esperantistoj ...?

Tavolo

Certe, Esperanto ŝajnas pli kara al difinita tavolo de esperantistoj ol verŝajne la angla al ekvivalenta nacilingva tavolo. Sendube tiuj ne senhariĝus pro mankanta j, sed jes leterus pri pli subtilaj, pli tiklaj lingvaj punktoj.

Ke Esperanto bezonas pli da defendo kaj protekto ol ekzemple mia gepatra lingvo, la angla, mi komprenas. Krome mi ĝojas, ke ni esperantistoj ŝajne pli aktive fieras pri nia lingvo, ol multaj nacilingvanoj pri siaj. Eble, se esperantistoj ekenuus pri la detaloj de la lingvo – eĉ mankanta j, pretervidata sendube dum frazo-fajlado – Esperanto riskus fariĝi tiel maleleganta, tiel stumbliga kiel multaj naciaj lingvoj. Do daŭre, mi petas, atentigu pri lingvaj peketoj.

Tamen ne silentiĝas insista voĉeto, kiu malice flustras, ke Esperanton ni ne povos konsideri vere matura, vere alveninta, vere akceptita, ĝis ni estos same malstreĉitaj pri Esperanto kiel pri niaj naciaj lingvoj. Ĝis, alivorte, ni ne plu postĉasos erarvagantajn j-ojn. Ĝis ni permesos al nia lingvo, kaj al ĝiaj uzantoj, iom spiri. Eĉ, foje, mislitere.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Post 20 jaroj ...

En februaro albanoj festis per kanzon-koncertoj en la ĉefurbo Tirano kaj en aliaj lokoj la 20-jariĝon de la faligo de statuo de Enver Hoxha [hodĵa], unu el la lastaj diktatoroj en la orienta Eŭropo.

Tiam, en 1991, miloj da gestudentoj de la ŝtata universitato „Enver Hoxha” postulis, ke oni forigu la nomon de la diktatoro de ilia klerigejo. Ilin subtenis pli ol 100 000 ĉefurbanoj, aparte sindikatanoj.

Intervenis la polico, sed la protestantoj sukcesis faligi la statuon. Ĝin ili tiris per kamiono tra la stratoj ĝis la studenta domaro. Al albanoj same gravas la faligo de la statuo kiel al germanoj la faligo de la berlina muro. Ĝi lanĉis novan eraon en tiu ĉi ekskomunisma lando.

Teroro

Mezaĝaj albanoj nun malame memoras sian iaman diktatoron kiel kapon de mafieca klano, kiu dum duonjarcento ekspluatis kaj turmentis tutan popolon. Oni kalkulas, ke dum la teroro komunisma estas persekutitaj, enprizonigitaj aŭ mortigitaj ĉ. 800 000 albanoj. Samopinias la juna generacio pro la rakontoj de siaj gepatroj.

Poste, pro sia pasinteco, Albanio suferis longan transiran periodon. Triono de la albana popolo elmigris; restis tamen la idoj de iamaj komunistaj potenculoj, membroj ĝenerale de maldekstraj partioj, kiuj provas rekapti la povon. Ili uzas monon akiritan dum la komunisma reĝimo.

Pro la relativa malriĉeco kaj postrestanteco de la albana ekonomio, daŭre rimarkeblas korupto en la publika vivo. Tial la popolo iomete seniluziiĝas. Malgrandas esperoj pri la estonteco.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novaj elektoj, nova parlamento

Post pli ol du monatoj ekde la ĝeneralaj balotoj (ripetiĝis la balotoj en diversaj lokoj) kunvenis la nova parlamento de Kosovo, en kiu kunsidas multaj junaĝaj deputitoj el ĉiuj partioj. Tamen la reganta koalicio, estrata de PDK (Demokratia Partio de Kosovo), alfrontas la opozicion de la forta Vetëvendosje (Memdecido).

Dum la unua sesio la 21an de februaro oni elektis denove la parlamentestron Jakup Krasniqi el PDK kaj kvin vicestrojn el diversaj partioj. Kiel antaŭe, la registaron estros Hashim Thaçi [haŝim taĉi] kun la vicestro Ukë Rugova, filo de la forpasinta prezidanto Ibrahim Rugova.

Kiel prezidanto estis elektita Behgjet Pacolli [bedĵet pacoli]. Li estas la plej riĉa albano en la mondo. Lia konstrukompanio, fondita en Svislando, aktivas eĉ en Rusio. La prezidanto favoras malfermi Kosovon al la cetera mondo, inkluzive de Serbio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Izolitaj kaj damaĝitaj

Bardhyl Selimi en sia artikolo Ŝtato plej izolita (MONATO 2011/2, p. 9) parte rememoras, kion ni perdis pro la rompado de Jugoslavio. Ĉiuj popoloj kaj naciaj malplimultoj de eksa Jugoslavio estas en grandega malgajno, pro suferado de homoj kaj materiaj damaĝoj pro dispecetigo en „bananajn” ŝtatojn.

Oni sciis, ke perfortaj dispecetigoj estas tre damaĝaj por ĉiuj, sed iuj fortoj tamen ekmovis al rompado kaj sukcesis. La historio klarigos la faritan damaĝon. Al ni restas kun bedaŭro memori, kion ni ĉiuj perdis pro la rompado de Jugoslavio.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial la kolero?

Murdita en januaro en Pornic, Francio, estis junulino nomita Laëticia. Pri la krimo respondecis recidivulo. Laŭ la franca prezidanto, Nicolas Sarkozy, „homoj” estu punataj: la „homoj” estas la juĝistoj kaj tiuj, kiuj prizorgas krimulojn liberigitajn. Malakcepteblas, diris la prezidanto, ke viro konata al la justico denove murdas.

Sarkozy forgesis, ke la situacio ne estas nova. Tiuj „homoj” helpas eksajn malliberulojn trovi laboron aŭ loĝejon; ili helpas al aliaj, kondamnitaj al puno kun prokrasto, alkonformiĝi al la postuloj de la tribunalo, ĉar, okaze de malobeo, la kondamnito reiros malliberejen.

La problemo kuŝas en tio, ke la specialaj juĝistoj kaj la aliaj fakuloj, kiuj prizorgas malliberulojn, respondecas ĉiuj pri po inter 140 kaj 180 dosieroj. Ili devus havi maksimume 80.

Striki

La justic-oficistoj do ekkoleris, ne povante akcepti la vortojn de la prezidanto. Ili decidis striki, sed ili ne rajtas (kvankam en Francio rajtas striki soldatoj aŭ policistoj). Verdire la situacio ekzemplas gravajn problemojn en la franca justico. Mankas sufiĉe da justic-oficistoj, ŝtat-oficistoj kaj ankaŭ mono.

La sindikatoj avertis la parlamenton pri la mankoj, kiuj signifas, ke rilate justico-buĝeton Francio sidas en Eŭropo en la 37a loko el 40. Kulpas Sarkozy, kiu antaŭ kvar jaroj forigis financajn kaj stabanajn rimedojn.

Certe nenio povis eviti la murdon de Laëticia. La juĝistoj simple aplikas la francan leĝon. Krimulo kondamnita al 10-jara enkarcerigo ĝenerale estas elprizonigata post ses jaroj. La problemo estas, ke necesas adapti la punan respondon laŭ la personeco de la deliktinto.

Kaŝi

La murdo de la junulino estas hontinde kaj malinde ekspluatata de la prezidanto kaj liaj ministroj por kaŝi la malsukceson de ilia sekureca politiko. Envere kulpas la prezidanto, kiu kreis pli da dosieroj kaj malpli da homoj por ilin pritrakti, plus multe da novaj leĝoj.

Notindas, ke unuafoje viktimo-asocioj, advokatoj kaj ankaŭ 65 % de la franca popolo subtenas la koleran reagon de la justic-oficistoj.

Astrid MILLET

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Astrid Millet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La mankanta j ...

Mi tute konsentas kun la vidpunkto de Paul Gubbins (MONATO 2011/4, p. 7): ni permesu al ni peketojn en la presarto – kaj eĉ en la stilo kaj gramatiko – por povi ĝui la senkompare pli grandan lukson de senĝeno, en kiu floros seriozaj enhavo kaj stilo.

Probal DASGUPTA
Barato

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Probal Dasgupta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cenzuro

Mia vidpunkto rilate la enkondukon Cenzuro (MONATO 2011/3, p. 5) estas, ke la revuo MONATO devas ĉiam malfermi siajn kolumnojn al ĉiuj artikoloj sen ia formo de cenzuro.

Jules GROYNE
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jules Groyne el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plaro, aŭ la Flava Terpomo

„Megalopolo” estas reto de urboj multkerna, grapolforma. Principe ĝi enhavas pli ol 10 milionojn da loĝantoj kaj densan reton de variaj transport-rimedoj: akvo-, fer- aŭ aŭto-vojoj. Tiun urbecan koncepton inventis la geografo Jean Gottmann per sia samnoma verko (Megalopolis, 1961).

La nomon „megalopolo” li donis unue al la granda urbaro de la koridoro Bostono-Vaŝingtono en la nord-orienta Usono. Ĝi krome entenas, inter aliaj, la urbojn Novjorko, Filadelfio kaj Baltimoro. Tiu urba koridoro, poste nomita Bosvaŝo (anglalingve Boswash), estas 800 kilometrojn longa kaj kuŝas laŭlonge de la atlantika marbordo.

Marbordoj

Post Bosvaŝo oni identigis diversajn megalopolojn ie tie en la mondo. La noktaj satelitfotoj bone evidentigas tiujn lumigitajn urbajn koncentraĵojn, plejofte laŭlonge de marbordoj: Tajhejo (Tokaido-koridoro en Japanio, kiu iras ĝis Fukuoka), Sanfrancisko–Sandiego en Kalifornio (Sansan, pasanta tra Losanĝeleso), Rio–San-Paŭlo en Brazilo ktp.

Ja Bosvaŝo elstaras en tiu megalopola listo, ne tiom laŭ sia loĝantaro (ĉirkaŭ 50 milionoj da loĝantoj; la japana megalopolo enhavas pli ol 100 milionojn), kiom pri la koncentriĝo de diversaj tutmondaj institucioj – Unuiĝintaj Nacioj, la Monda Banko, la Internacia Mona Fonduso – aldone al aliaj nur usonaj – la Blanka Domo, Pentagono aŭ Wall Street. Gottmann nomis Bosvaŝon la „moderna Romo”. Ekde la komenco de la 21a jarcento grandrapida trajno interrilatigas ĝiajn ĉefajn urbojn.

Valo

Kelkajn jarojn post Gottmann, la geografo Roger Brunet identigis en Eŭropo gravan megalopolan akson, aŭ „arkon”, demografian kaj ekonomian, kiu iras de Anglio ĝis norda Italio, sekvante la valon de Rejno. En verko dediĉita al eŭropaj urboj li ĝin nomis la Eŭropa Spino (La dorsale européenne, 1989).

Komence de la jaroj 2000 la nomo „Blua Banano” famiĝis (vd. diverslingvan Vikipedion). Sed tiu ensemblo, kiu estas pli ol 1000 kilometrojn longa kaj 200 larĝa, trafas la obstaklon de la Alpoj, aspektas grandega, sekve malkohera. La difina limo pri megalopolo ŝajnas iom transpasita.

Esploro

Tamen, bone serĉante, eblas vidi eŭropan megalopolon notinde malpli grandan, sekve pli koheran. Pri tiu lasta ekzistas ĝis nun, almenaŭ laŭ interreta esploro, neniu studaĵo. Ĝin formas kurbe fermita linio, kiu entenas sude Parizon kaj la valon de Sejno, ĉirkaŭas Londonon, poste Amsterdamon, la germanan metropolon Rejno-Ruro (unuan industrian regionon de Eŭropo), kaj poste reiras suden ĝis Parizo.

Oni povas laŭplaĉe ĝin nomi Plar-o, laŭ la komencliteroj de ĝiaj ĉefaj aglomeraĵoj, aŭ „Flava Terpomo” laŭ ties desegno. La pli kompakta terpoma formo bone distingiĝas de la supre menciita „banano” kaj la koloro „flava” aspektas iomete pli realisma rigarde al nokta satelitfoto.

Haveno

Krom la kvar menciitajn urbojn, Plaro entenas aliajn gravajn kiel la kosmopolitan Bruselon en sia centro, la tiel nomatan „Randstad Holland” en kiu lokiĝas Roterdamo (unua okcidenta haveno, la kvara tutmonde), la havenon Antverpeno kaj la transnacian regionon Lille-Kortrijk-Tournai, nomatan „Eŭrometropolo”. Tiu lasta disvastiĝas sur du regnoj (Francio kaj Belgio) kaj pluraj lingvaj regionoj (franca, pikarda, valona, nederlanda).

Plaro situas ĉirkaŭ tiu grava markolo, la plej uzata en la mondo, kiun la angloj nomas dovra kaj la francoj kaleza (ankaŭ tie bedaŭrinde mankas tutmondaj konvencioj). Ĝi sekve havas riĉan historion: gravaj luktoj okazis tie, notinde la malvenko de la hispana „armada” (mararmeo) de Filipo la 2a en 1588, mezmare ĉe la franca haveno Gravelines (proksime al Kalezo), ankaŭ la decidiga batalo de Waterloo en 1815, kiu markis la definitivan fiaskon de la imperia provo de Napoleono.

Plaro estas la plej masiva el ĉiuj antaŭe menciitaj tutmondaj megalopoloj. Ĝi entenas fekundajn grundojn favorajn al nutraĵa intensa agrikulturo. Precize tie okazis la tiel nomata agrikultura revolucio dum la 17-18a jarcentoj.

Pezocentro

Oni komparu Plaron kun Bosvaŝo. Ambaŭ havas proksimume saman loĝantaron. Ili montras areojn kompareblajn (la unua multe pli larĝan, la dua multe pli longan). Sed Plaro estas ja pli kohera, sinergia. Necesas malpli ol du horoj de Bruselo, ĝia kvazaŭa pezocentro, por atingi ties kvar ĉefajn aglomeraĵojn, danke al reto de grandrapidaj trajnoj, kompletigita de la manika tunelo inaŭgurita en 1994.

Oni notu krome, ke ekzistas sama reto de navigeblaj riveroj, kompletigita de grandtrafikaj kanaloj. Nuntempe oni traboras novan akvovojon en la norda Francio, kiu interrilatigos Sejnon kaj Skeldon. Nun okazas gravaj terfosaj laboroj por enterigi la francan aŭtovojon (A 29), forlasante superan lokon al tiu estonta kanalo.

Ludokartoj

Plaro kaj Bosvaŝo situas ambaŭflanke ĉe la norda Atlantiko, tiel markante la geopolitikan elstarecon de tiu planeda regiono. Kompare kun la amerika „moderna Romo”, la eŭropa megalopolo daŭre havas kelkajn bonajn ludokartojn. Londono daŭre estas la ĉefurbo de la Brita Regnaro kaj Parizo de la internacia Franclingvio (Francophonie), ambaŭ heredintoj de la malnovaj koloniaj imperioj de tiuj konkurencaj ŝtatoj.

Samkiel Novjorko, Bruselo havas sian Tutmondan Komercan Centron (World Trade Center, tamen senteble malpli grandan ol tiu de Usono antaŭ septembro 2001). En la nederlanda urbo Hago sidejas notinde la Internacia Kortumo (kiu prefere ol juĝopovon havas arbitracian rolon).

Sidejoj

Oni povus longe paroli pri la variaj sidejoj, kiujn gastigas Plaro, institucioj kulturaj, ekonomiaj, politikaj, la sennombraj kongresoj, internaciaj salonoj, la multnombraj vidindaĵoj. Estas menciindaj la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), kiu havas sian sidejon en Parizo, samkiel la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE).

Kian estontecon havas tiaj grandaj homaj koncentriĝoj, ĉu en Eŭropo, ĉu aliloke? Ilin necesigis la industria revolucio, la rapida kaj akcela kresko de la loĝantaro kaj de la ekonomio. Nun, tiu fenomeno ŝajnas iom malakceli siajn efikojn. La ekonomia krizo, spertata ĉi-momente, koncernas ankaŭ tiujn grandajn centrojn, iam privilegiajn, al kiuj malriĉaj enmigrintoj daŭre alvenas.

Komunikiloj

De ili, inverse, multaj homoj tendencas hodiaŭ malproksimiĝi. Helpas ilin tiucele modernaj komunikiloj, ĉu materiaj (rapidaj trajnoj), ĉu virtualaj (interreto). La publikigo fare de Eŭropa Unio en 1999 de la Eŭropa Spaco-Disvolva Perspektivo (ESDP) iom esprimas tiun volon de malkoncentriĝo.

Samcelas la Eŭropa Spaca Plano de Observa Reto (ESPOR, en la angla ESPON), starigita ankaŭ de EU. En tiu lasta krome partoprenas Svislando. Oni pli kaj pli parolas pri policentrismo kaj tiu sistemo prezentas avantaĝon kompare kun la tradicia densa koncentriĝo de la grandaj megalopoloj. Oni sekvu kun intereso la evoluon de tiu afero.

Djémil KESSOUS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Djémil Kessous el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cenzuro (2)

Volonte mi reagas al la malferma artikolo de Paul Peeraerts en la marta eldono. MONATO nepre restu kia ĝi ĝis nun estas! Sciu, ke jam en la antikveco estis homoj, kiuj mortigis la mesaĝanton. Ĉu vi scias, kiam mi malabonos MONATOn? Tuj kiam vi ekcenzuros! Do kuraĝon, saĝecon kaj sukceson!

Kees RUIG
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Ruig el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fragmentoj de la dua mondmilito

Kiam oni vizitas antikvajn konstruaĵojn en Pekino, ekzemple la Grandan Muron, la Imperiestran Palacon kaj la Halon de Preĝo por Riĉa Rikolto, oni ofte miras, kiel ĉinoj povis starigi sen maŝino tiel imponajn konstruaĵojn. Tia miraklo aperis ankaŭ en la moderna Ĉinio. En la jaro 1938 diversaj konstrumaŝinoj jam aperis en la mondo, tamen estis neniu buldozo dum la konstruado de la ŝoseo inter la provinco Junano, sud-okcidenta Ĉinio, kaj Birmo.

En 1937 Japanio lanĉis militon kontraŭ Ĉinio. La japana armeo okupis la nordan, orientan kaj sudan regionojn de Ĉinio, kaj ĉiuj marhavenoj falis en la manojn de Japanio. Restis nur la havenoj en Honkongo kaj Vjetnamio, tra kiuj la aliancanoj povis provizi ĉinajn trupojn per armiloj kaj aliaj necesaĵoj.

La ĉina registaro sub la regado de la partio Kuomintango decidis malfermi novan internacian vojon en la postfronta regiono, ĉar ĝi timis, ke Japanio eble blokos la du trairejojn. La tiama ĉina gvidanto Ĉiang Kaiŝek akceptis la proponon de Long Jun, estro de la provinco Junano, konstrui la ŝoseon inter Junano kaj Birmo kiel novan trairejon por transporti proviantojn de aliaj landoj al Ĉinio. La ŝoseo longis 1453 kilometrojn kaj kondukis de la provinca ĉefurbo Kunmingo al Laŝio, Birmo.

Agreso

Ĉinio konstruis la sekcion longan je 960 kilometroj inter Kunmingo kaj Ŭanting, ĉe la landlimo kun Birmo, el kiuj 411 inter Kunmingo kaj Dali estis konstruitaj jam antaŭ la milito. Ĝi estis la sola internacia trairejo por Ĉinio dum la milito kaj forte subtenis la batalon de la ĉina popolo kontraŭ la japana agreso. Tiusence neniu alia ŝoseo povas esti tiel strikte ligita kun la sorto de Ĉinio kaj tiel longe freŝa en la memoro.

En decembro 1937 Ĉinio tutmonde adjudikis la konstruon de la ŝoseo. Kelkaj internaciaj kompanioj interesiĝis pri ĝi kaj promesis, ke la konstruo estos finita post sep jaroj, se Ĉinio povas liveri freŝajn maŝinojn. Al Ĉinio mankis tiuj maŝinoj, kaj la sep-jara daŭro estis neakceptebla por Ĉinio fronta al la urĝa situacio. Ĉinio decidis konstrui la ŝoseon per sia propra forto.

En januaro 1938 fondiĝis stabo de la konstruo. Komence la mezurado iris en tre malfacilaj cirkonstancoj. Pro manko de kvalifikitaj profesiuloj, la stabo varbis en Kunmingo aron da senlaboraj intelektuloj rifuĝintaj el aliaj lokoj kaj trejnis ilin. Poste ili fariĝis ĉefaj teknikistoj en la konstruejo. La Printempa Festo de la jaro 1938 proksimiĝis. Tiam 200 000 laboristoj el diversaj etnoj laŭlonge de la ŝoseo estis varbitaj kontraŭ malmulta pago. Ili plejparte estis maljunuloj, infanoj kaj virinoj kaj mane laboris pro la manko de maŝinoj en tre malfacilaj kaj danĝeraj kondiĉoj. La ŝoseo ekfunkciis en la fino de tiu jaro.

Bombi

Sed kvieta tempo estis mallonga por la ŝoseo. Jam en la komenco la japana armeo remaĉis diversajn planojn por tranĉi la ŝoseon, la solan trairejon de internaciaj helpmaterialoj al Ĉinio. Tiel Japanio intencis kapitulacigi la tiaman registaron de Ĉinio. En la jaro 1940 la japana armeo okupis Vjetnamion kaj prenis ĝin kiel bazon por bombi la ŝoseon. Ĝi starigis specialan komitaton por bloki ĝin.

Ekde oktobro 1940 dum malpli ol kvar monatoj la japana armeo sendis entute pli ol 400 aviadilojn por bombi pontojn de la ŝoseo. Ĉiufoje post la bombado la konstru-brigado komencis intensan riparon, kaj iam bombado kaj riparo okazis samtempe.

La 23an de januaro 1941 japanaj aviadiloj bombis 14 fojojn la ponton Ĉanggan super la rivero Lancang kaj komplete detruis ĝin. La japana radio fiere proklamis en Tokio: „La junan-birma ŝoseo estas tranĉita kaj oni ne povas restarigi ĝin ene de tri monatoj”.

Mesaĝo

Informiĝinte pri tio, ĉinoj en la postfronta regiono estis tre maltrankvilaj. La ĉina ministerio pri komunikado tuj urĝis la konstru-brigadon rapide restarigi la ŝoseon. Estas emocie, ke post nelonge la ministerio ricevis ekzaltan mesaĝon, ke la ŝoseo estas denove malfermita, kaj aŭtovicoj sukcese trapasis la torentan riveron Lancang.

Du monatojn antaŭe la lokaj inĝenieroj prognozis, ke la ponto probable detruiĝos pro la ofta bombado de la japana armeo. Tial ili kunligis 70 malplenajn benzinbarelojn kiel unu floson kaj tiel faris kelkajn. Sur tabuloj la flosoj fariĝis simplaj pramoj de aŭtoj, kaj oni veturigis ilin per ligitaj ŝnuroj ĉe la du bordoj de la rivero.

Meze de 1942 la japana armeo okupis la monton Songŝan ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nugjiang, kaj pro tio la ĉina armeo detruis la ponton Huitong. La junan-birma ŝoseo fine interrompiĝis, kaj Ĉinio perdis 90 % de la armiloj kaj aliaj helpmaterialoj necesaj al la armeo.

Ĝiba aerlinio

En decembro 1941 eksplodis la Pacifika Milito, kaj Usono ekbatalis kontraŭ Japanio. Pro la interrompo de la junan-birma ŝoseo, por transporti strategiajn materialojn al la ĉina armeo, Ĉinio kaj Usono malfermis 800-kilometran aerlinion inter Asamo, nord-orienta Barato, kaj Kunmingo, Ĉinio. La kargoaviadiloj ĉiutage superflugis la montaran regionon Himalajo je averaĝa altitudo de 4 500 ĝis 5 500 metroj. Oni nomis la aeran trairejon ĝiba aerlinio, ĉar la superflugita montaro aspektas kiel ĝiboj de kamelo.

La flugo estis kvazaŭ memmortigo por la pilotoj pro tre malfacilaj kondiĉoj, ŝanĝiĝema vetero kaj surprizatakoj de japanaj aviadiloj. Dum tri jaroj la aviadiloj transportis al Ĉinio 800 000 tunojn da materialoj kaj 33 477 soldatojn malgraŭ tio, ke pli ol 600 aviadiloj kraŝis kaj 1500 usonaj pilotoj pereis.

Vrakoj

Unu el pilotoj de la Usona Volontula Grupo rakontis al la grupestro Claire Lee Chennault [kle li ŝenó], ke en serenaj tagoj dum la flugo li povas klare vidi reflektantajn vrakojn de kraŝintaj aviadiloj, tial li kaj liaj kolegoj nomis la valon, en kiu troviĝas la vrakoj, aluminia valo.

Kelkajn tagojn poste tiu piloto eterne ekkuŝis tie kun siaj kolegoj. La pilotoj ofte flugis al la aluminia valo por serĉi pecojn el kraŝintaj aviadiloj por riparado. Eĉ nuntempe lokaj vilaĝanoj aŭ esploristoj ankoraŭ povas trovi restaĵojn de la pilotoj.

Propono

Komence de julio 1937 Chennault atingis Ĉinion por esplori la ĉinan aerarmeon. Kelkajn tagojn poste Japanio komencis invadi Ĉinion. Akceptinte la proponon de Soong Meiling, edzino de Ĉiang Kaiŝek, Chennault establis aviadan lernejon en la antaŭurbo de Kunmningo por trejni ĉinajn pilotojn laŭ la normo de la usona armeo. Danke al malpublika helpo de la usona registaro li varbis pilotojn kaj maŝinistojn el Usono, promesante altan salajron, nome de privata institucio.

Poste pli ol 200 usonanoj venis al Ĉinio. Ili plejparte estis junuloj bravaj, aventuremaj kaj senĝenaj. Ĉar ili ne estis soldatoj, la taktiko kaj trejniĝo estis pli liberaj. Post nelonge ili unuafoje batalis kontraŭ la japana armeo kaj venkis. Krome, ili helpis Ĉinion starigi sian aerarmeon kaj transportis helpmaterialojn de Barato al Ĉinio. Ĉinoj nomas ilin „grupo de fluganta tigro”, ĉar iliaj aviadiloj havis ŝarko-forman kapon kun signo de flugilhava tigro.

Memor-halo

La Halo Memora al Akcepto de la Japana Kapitulaco troviĝas 3,5 kilometrojn for de Ĝigjiang, provinco Hunano. La 15an de aŭgusto 1945 la japana registaro akceptis la Deklaracion de Potsdamo kaj senkondiĉe kapitulacis. La 21an de aŭgusto la ĉina registaro de Kuomintango okazigis ceremonion por akcepti la kapitulacon de la japana armeo.

Poste la registaro de Kuomintango konstruigis tie arkaĵon por memori tiun historian momenton. Nun ĝi fariĝis vidindaĵo, kaj ĉiujare okazas internacia paca kaj kultura festivalo en la gubernio Ĝigjiang por memorigi la venkon en la kontraŭfaŝisma batalo.

Aerodromo

Oni elektis la gubernion Ĝigjiang kiel ceremoniejon de la kapitulac-akcepto pro tio, ke tie estis la dua plej granda aerodromo de la trupoj de la aliancita armeo en la Ekstrema Oriento. Tie ankaŭ garnizonis la Usona Volontula Grupo sub la komando de generalo Claire Lee Chennault kaj korpusoj de Kuomintango.

Dum la milito la aerodromo ludis tre gravan rolon. Tie la ĉinaj aviadiloj ekflugis kaj lanĉis atakojn al gravaj celoj de la japana armeo. La 15an de aŭgusto 1945 la homoj de la gubernio finfine vidis la venkon post longa sufero, kaj Ĝigjiang fariĝis tre memorinda loko de la monda kontraŭfaŝisma batalo.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La batalantoj trovas sian destinon

La 23an de februaro la irlanda popolo voĉdonis en nacia elektado. La rezulto transformis la politikan medion. Ĝi donis iom da espero, ke povos esti mildigita la katastrofa situacio, en kiu la lando troviĝas post la morto de la tiel nomata „Kelta Tigro” – dumtempa prosperega ekonomio – kaj la kolapso de la irlanda banka sistemo.

La plimulto de la voĉdonantoj firme elĵetis el la 166-seĝa parlamento la regantan koalicion, kiu konsistis el granda plimulto de la respublika partio Fianna Fáil (FF) kaj eta minoritato de verduloj. El la iam tre promesplena Verda Partio (VP), neniu kandidato estas elektita aŭ reelektita. Jen eble malracia reago de la publiko. La verduloj eniris la koalicion post la „tigra” periodo, esperante bremsi la ekscesojn de FF.

La verduloj estis la plej aktivaj gvidantoj de iniciatoj por krei medio-amikan teknologion, verdajn industriojn kaj sanan ekologion. Pro tio la malapero de VP estas grava repuŝo por Irlando. Sen tiaj iniciatoj, oni timas, ke la lando iĝos ekologie eĉ pli postrestanta ol ĝi nun estas.

Venĝo

Do furioza publiko venĝis sin kontraŭ registaro, kiu senlime malŝparis la financojn de la ŝtato, garantiante per miliardoj da eŭroj ĉiujn irlandajn bankojn, inkluzive de la plej „toksa” (la Anglo-Irlanda Banko), favorante riĉulojn, reduktante la servojn al blinduloj, senlaboruloj, simplaj laboristoj kaj mensaj handikapuloj, kaj malpligrandigante la minimuman salajron, sed samtempe pagante altegajn salajrojn kaj pensiojn al siaj ministroj.

La rezultoj de la elektado montras, ke FF perdis 70 % de sia iama apogo kaj du milionojn da unuapreferaj voĉoj, laŭ la irlanda sistemo de proporcia reprezentado per unuopa transigebla voĉo.

Korupta kaj nepotisma

Eble nur irlandanoj povas plene kompreni la profundan signifon de la malvenko de FF. La partio, kies nomo signifas „batalantoj de la destino”, estis fondita en 1918 de Éamon de Valera, „patro” kaj prezidanto de la moderna Irlando. Ekde 1932 FF estis la plej potenca partio, dumlonge identigata kun la nacio. Ĝi okupis lokon en la vivo de la nacio, kiu ofte ŝajnis nevenkebla.

Kvankam FF valore servis la nacion, precipe per modernigo de la infrastrukturo, en postaj jaroj ĝi fariĝis korupta kaj nepotisma. Tiam ĝi fariĝis la plej malpopulara registaro en la historio de Irlando.

La due plej granda politika partio estas Fine Gael [fina guejl] („la irlanda raso”). Tiu ĉi ideologie kristandemokrata partio estis fondita en 1933 kaj en la daŭro de la jaroj fariĝis modera centrisma partio.

Ambaŭ partioj, FF kaj FG, estiĝis, kiam la granda plimulto de la loĝantaro estis katolika, kaj profunde konservativa. Ambaŭ akceptis la hegemonion de Vatikano kaj sekvis dekstremulan politikon. La ideologia diferenco inter la du partioj estas preskaŭ nula, sed tradicie iliaj respektivaj adeptoj estis fervoraj, kaj ofte amaraj, rivaloj. Ofte oni ironie priskribis ilin kiel interbatalantajn tribojn, similajn al la antikvaj klanoj de la gaeloj.

Maldekstra influo

Ĝis nun la sola alia relative granda politika grupo en Irlando estis la Laborista Partio (LP, ideologie socialdemokrata). Ĝi estis establita en 1912, kiel partio de la irlandaj sindikatoj, kies membroj estis industriaj laboristoj. Pro la fakto, ke tiam la lando estis precipe agrikultura kaj havis nur malmultan industrion en Dublino kaj en kelkaj aliaj urboj, LP neniam estis tre forta kaj apenaŭ etendiĝis tra la lando.

En la lastaj jaroj, tamen, la influo de maldekstra politiko komencis kreski. Krom LP, diversaj socialistaj grupoj igis sin pli kaj pli videblaj. Ĵus antaŭ la ĉi-jara elekta kampanjo, tiuj grupoj komencis paroli inter si pri la eblo formi unuiĝintan socialistan partion. Tio estas tute nova fenomeno en la Verda Insulo, ĉar eĉ LP neniam povis esti rigardata kiel vera socialisma partio en la marksisma senco.

Laborlingvo

Eĉ dum la elekta kampanjo oni observis simptomojn de gravaj ŝanĝoj en la konduto de la politikistoj. Ekzemple, en la parlamento, kiu ĝis nun estas pala imitaĵo de la brita, la lingvo de laboro kaj debato kutime estas la angla, kvankam la irlanda (gaela) kelkfoje estas uzata. Do la publiko ege surpriziĝis, kiam la unua televida debato de ĉi tiu kampanjo, inter la ĉefoj de la partioj FF, FG kaj LP, estis flue kaj elokvente farita tute en la irlanda lingvo.

Oni miris, ke gravuloj, kiuj tiom majstras la etnan idiomon, tiom malofte estas aŭdataj publike paroli en la oficiala lingvo de la ŝtato. La evento estis bonvenigita kiel indiko, ke inter la gvidantoj de la nacio estas nova respekto al lingvo, kiu ĝis nun estis buŝe agnoskata kiel unua oficiala idiomo, sed estis praktike neglektata de la politikistoj.

Nun inter la tri partioj regas konsento, ke la parlamenta sistemo estu reformita por krei vere demokratan asembleon, kie ĉiuj membroj havas voĉon kaj influon. Ĝis nun tio ne estis la situacio en la Dáil [dojl], la irlanda parlamento, kie membroj, kiuj ne estas ministroj aŭ ĉefoj de partioj, apenaŭ havas la permeson paroli aŭ demandi.

Sendependaj kandidatoj

Alia novaĵo dum la ĉi-jara elektado estis longaj balotpaperoj kun la nomoj de multaj sendependaj kandidatoj. Jen pruvo, ke homoj ne plu fidas al la ekzistantaj partioj. Alia notindaĵo estas la sukceso de la partio Sinn Féin [ŝin fejn]. SF estis en Nord-Irlando la politika alo de la neleĝa armita Irlanda Respublikisma Armeo.

Multaj sud-irlandanoj malfidas la partion, sed SF argumentis, ke ĝi rezignis pri perforta aktiveco kaj eĉ sukcesas kamarade kunlabori en la nord-irlanda asembleo, eĉ kun iamaj malamikoj. Spertoj tiaj, laŭ la partio, utilos ankaŭ en la Respubliko.

Ĝia ideologio estas maldekstrema, naciista kaj respublikisma, kio ebligos kunlabori kun aliaj socialismaj grupoj. SF malakceptas la financajn aranĝojn kun la Eŭropa Centra Banko, IMF kaj aliaj financaj fondusoj, kiuj certe kaŭzos grandan suferon al la irlanda popolo, precipe al la malpli bonstataj.

Jen la rezultoj, laŭ partioj, de la 2011-elektado:

FF20
FG 77
Laborista Partio 37
Verda Partio 0
SF 14
Aliaj 14
ULA (Socialistoj)5

Antaŭvidata estas koalicio de FG kaj LP. Ĝis nun Irlando havis malkontentigan sperton, kiam ĝi estis regata de koalicio, en kiu unu partnero estis pli forta ol la alia.

En tiaj okazoj la majoritata partio emas superregi, kaj la malpli granda riskas neniigon, kiel okazis ĉe la lasta koalicio de FF kaj VP. Ĉe antaŭa koalicio de FF kaj PD (Progresema Demokrata Partio), la laste menciita tiom ŝrumpis, ke ĝi ne plu ekzistas kiel politika grupo.

Garvan MAKAJ

Kelkajn tagojn post la elekto estis kreita koalicio ja el la partioj – kiel prognozite – Fine Gael (modere dekstrema) kaj la Laborista Partio (modere maldekstra). En la elektado sukcesis 76 FG- kaj 37 LP-kandidatoj: LP estas do la minoritata partnero en la registaro.

La irlanda publiko estas dividita en sia reago al ĉi tiu aranĝo. Kelkaj sindikatoj kaj aliaj maldekstruloj preferus, se LP estus farinta aliancon kun la diversaj socialistoj grupoj kaj estus restinta opozicia partio. Samtempe, aliaj homoj proponis koalicion de FG kaj sendependuloj – apenaŭ praktika solvo pro diverseco de ideologioj.

Pesimistoj atentigas, ke ambaŭ antaŭaj irlandaj koalicioj estis ege malsukcesaj. Pro tio, espero pri la sukceso de la nova registaro ne estas ĝenerala.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fino de ministreco: kroniko

La plej populara kaj ŝatata politikisto de Germanio estas Karl-Theodor Freiherr (barono) von und zu Guttenberg, mallonge zu Guttenberg [cu gutnberk].

Tion pruvas enketoj, laŭ kiuj en februaro 2011 ĉ. 68 % de la elektantaro kontentis pri lia agado kiel ministro pri defendado. En januaro estis eĉ 76 %. Zu Guttenberg estas membro de la regiona partio CSU, kiu kun sia frata partio CDU kaj kun FDP konsistigas la federacian registaron de Germanio.

Al la ioma malkresko de lia populareco en februaro kredeble kontribuis serio de eventoj. Ĝi komenciĝis en februaro 2007, kiam zu Guttenberg sukcesis en la doktora ekzameno pri juro ĉe la universitato Bayreuth. En januaro 2009 li publikigis sian doktoriĝan disertaĵon.

Citaĵoj

Komence de 2011 Andreas Fischer-Lescano, profesoro pri ŝtata juro, verkis recenzon pri la disertaĵo. Li konstatis, ke partoj estas deprenitaj de aliaj verkoj kaj ne markitaj kiel citaĵoj. Tio kontraŭas sciencistajn principojn, la universitatan regularon kaj honor-parolan deklaron de zu Guttenberg. La 12an de februaro Fischer-Lescano informis la du ekspertizistojn de la disertaĵo kaj la super-regionan ĵurnalon Süddeutsche Zeitung.

La 16an de februaro la ĵurnalo publikigis la riproĉon, kune kun komento de la ministro. Tiu ĉi samtage deklaris, ke la riproĉo pri plagiato estas „malklara” aŭ „konfuza” (germane: abstrus). Tamen estus malfacile pli klare esprimi, ke li trompis pri la akiro de doktoreco, sed eble li volis diri „absurda”, aŭ celis, ke tion oni komprenu.

Ĵurnalistoj

La 18an de februaro zu Guttenberg deklaris, ke li neniam konscie trompis pri sia disertaĵo kaj atendas, ke lia universitato kontrolu la aferon. Ĝis tiam li dume (emfaze, dume) rezignos pri la uzo de sia doktora titolo. Tiun deklaron li faris antaŭ manpleno da invititaj ĵurnalistoj. Samtempan gazetaran konferencon de la registaro li ne partoprenis.

La 20an de februaro okazis provincaj balotoj en Hamburgo. La partio CDU (CSU ne kandidatas en Hamburgo) perdis duonon de siaj 56 deputitoj. Tiu malsukceso kredeble ne estas atribuebla al zu Guttenberg. Sed la balotrezulto estis klara signo, ke CDU/CSU estas en krizo. En Germanio ĉi-jare okazos ses pliaj provincaj balotoj: la partioj nun tute ne ŝatas negativajn novaĵojn.

Trompo

Supozeble nur tio ĉi klarigas, ke la sekvan tagon la federacia kanceliero (= ĉefministro) de Germanio, Angela Merkel, en gazetara konferenco deklaris, ke ŝi subtenas sian plagiatulan ministron. Ŝi diris, ke ŝi „alvokis nek sciencan asistanton, nek doktoriĝanton aŭ posedanton de doktora disertaĵo”, sed ke por ŝi gravas la laboro kiel federacia ministro pri defendado.

La fakton, ke oni riproĉas la trompon de zu Guttenberg, ne lian eblan ne-doktorecon, ŝi prisilentis. Je la sama tago nova retejo GuttenPlagWiki, kiu esploris la disertaĵon, publikigis, ke sur 271 paĝoj el 475 estas trovitaj plagiataĵoj, ampleksantaj pli ol kvinonon de la verko. Poste, GuttenPlag informis, ke iom pli ol 8000 linioj de la disertaĵo (el 16325) estis identigitaj kiel plagiataĵoj.

Fontoj

Samvespere zu Guttenberg deklaris, ke li eble jen kaj jen perdis la superrigardon pri la fontoj de sia verko. Li definitive ne plu uzos la doktoran gradon. La 23an de februaro la universitato Bayreuth forprenis de zu Guttenberg la doktorecon kaj deklaris partojn de lia disertaĵo kiel plagiaton, sed ne kulpigis lin pri intenca trompo.

La 24an de februaro la prezidanto de la federacia parlamento, Norbert Lammert (CDU), informis, ke zu Guttenberg ĉe la parlamenta sciencista servo mendis ses fakulojn kaj preskaŭ komplete uzis iliajn tekstojn en sia disertaĵo, kvankam tiaj fakuloj subtenu nur la parlamentan laboron de la deputitoj. Poste montriĝis, ke estis plia, sepa, fakulo. La sciencistan servon, evidente, pagas la germana popolo per siaj impostoj.

Titolo

Tiutempe montriĝis klara disdueco de la publika opinio. Sciencistoj kaj homoj kun universitata klereco opiniis, ke eĉ ministro ne rajtas trompe akiri akademian titolon, por kiu aliaj devas pene labori. Aliaj popolanoj emis opinii, ke la trompo estas bagatela kaj ke la kritikantoj nur envias la sukceson kaj la popularecon de zu Guttenberg.

Ĝenerale tiu dua grupo montris la sintenon esprimitan de la kanceliero, ke trompo en scienco ne koncernas la ekster-universitatan mondon. Al la unua grupo apartenis eĉ eminentuloj el CDU, ekzemple Kurt Biedenkopf, profesoro pri juro kaj eksa provinca ĉefministro, kaj Annette Schavan, ministro pri klerigado.

Demisio

Kiam jam ŝajnis, ke la registaro fidos al sia trompinta ministro kaj savos lian karieron, la 1an de marto zu Guttenberg petis la kancelieron eksigi lin el la ministraro kaj li rezignis pri siaj oficoj. Kiel motivon li indikis, ke la kritiko pri li malutilas al la soldataro, kaj ke li ne volas pri tio respondeci. Samtage la kanceliero akceptis la demision.

Zu Guttenberg estas malpli ol 40-jara, kaj multaj supozas, ke post deca intertempo li povos komenci duan karieron kaj eble iĝi kanceliero de Germanio. Eble la fakto, ke li trompis, ne malhelpas tion. Sed kio pri lia nekapablo kompreni sian situacion kaj sian kulpon?

Reformo

Eble decas rigardi ankaŭ la germanan armeon, kies estro estis zu Guttenberg. Ĝi nun, pro reformo lia, akceptas nur volontulajn soldatojn. Je la tago de la demisio de zu Guttenberg konatiĝis, ke por aprilo 2011 anoncis sin nur dekono de la bezonataj volontuloj (306 el 3077).

Por plibonigi la situacion la ministerio planas ampleksan varb-kampanjon, utiligante precipe komunikilojn de la eldonejo Axel Springer. Jürgen Trittin, parlamenta frakciestro de la verdula partio, atentigis, ke ĝuste tiu eldonejo ĉiam fidele subtenis zu Guttenberg. La eldonejo deklaris, ke la reklam-anonca kaj la redakta fakoj laboras strikte aparte.

Reinhard FÖSSMEIER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Reinhard Fössmeier el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Adiaŭas fenomeno

La 14an de februaro Ronaldo, brazila futbalisto alnomita „Fenomeno”, anoncis sian emeritiĝon. La kolektiva intervjuo okazis en la sidejo de Corinthians (Korintanoj), historia klubo de la urbo San-Paŭlo. Videble emociita, la futbalisto ne eltenis larmojn dum la deklaroj.

La 34-jarulo rezignis pri sia glora kariero pro ne sufiĉe bona sanstato. Li suferas pro hipotiroidismo, kies kuracilo estas hormono, substanco malpermesata al sportisto. Tamen ne uzi ĝin signifas dikiĝi.

Driblanto

Laŭlonge de 18 jaroj da profesia dediĉo al futbalo li konstruis solidan karieron. Kiel lerta avanulo de rapidegaj kaj embarasigaj dribloj li surmetis la kolorojn de sep kluboj, el ili du brazilaj kaj kvin eŭropaj. Entute li faris 352 golojn en interklubaj disputoj. Menciindas la aparta atingo ĉe eŭropaj teamoj, kie li ĉefrolis la finan venkon en ne malpli ol naŭ ĉampionadoj.

Bildigis tiun plensukcesan vojon la flava ĉemizo de la nacia teamo de Brazilo, precize la numero 9. Lia emo goli forte kontribuis por la venkoj de Brazilo en du mondaj ĉampionadoj (1994 kaj 2002) el kvar, en kiuj li partoprenis. Neniu antaŭ li tiom golis en futbala monda pokalo. Nur li kaj la franco Zinedine Zidane ricevis tri fojojn la distingon kiel la plej bona futbalisto de la mondo fare de la Federacio Internacia de Futbalo (FIFA).

Skandaloj

Tamen skandalo ne malofte akompanas famulojn. Lin trafis almenaŭ du. La unuan li travivis en la fina matĉo de la monda futbala pokalo de 1998, okazinta en Francio. Lia ludado okulfrape montriĝis fuŝa, supozeble pro subita malbonfarto. Laŭ la tiama opinio de la brazilaj futbalzelotoj, nome preskaŭ la tuta nacio, Ronaldo kulpas pri la malvenko antaŭ la teamo de la gastiganta Francio. Pli ĝuste dirite, eklipsis la brazilan skipon la zigzaga fulmo de Zinedine Zidane.

La dua polemiko okazis dek jarojn post la fiasko en Francio kaj ja for de la verda tapiŝo de la stadionoj. Ĉi-foje fotoj de Ronaldo transiris de la heroecaj sportaj paĝoj al la plej fifamaj folioj de la gazetaro. Afero kun du transvestuloj skandale malkaŝis privatan guston de la atleto. Unu el ili akuzis lin pro tio, ke la famulo ne dece pagis la ĝuitan servon. Siaflanke Ronaldo montris sin viktimo de ĉantaĝo. Antaŭ la bedaŭrinda fakto lia tiama fianĉino montris al li ion similan al la ruĝa karto montrata de arbitracianto dum matĉo.

Milionulo

De la infano naskiĝinta en modesta kvartalo de Rio-de-Ĵanejro ĝis la riĉulo posedanta 250 milionojn da realoj (pli ol 100 milionojn da eŭroj), Ronaldo fariĝis ankaŭ fenomeno de riĉiĝo pere de sporta kariero.

Miloj da knaboj – kaj iom post iom ankaŭ knabinoj – revas pri gloro tia. Kiom da esperigaj idoj ricevis nomon omaĝe al la fenomena idolo! Certe nur minimuma parto el tiuj revuletoj sufiĉe golos, ĝis rikolti laŭrojn el la gazono. Al la resto la destino provizos maksimume modestajn bezonojn.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gratulon kaj dankon (3)

Estu afabla transdoni miajn salutojn kaj vortojn de rekono al Stefan Maul. Li efektivigis valoregan laboron dum 30 jaroj. Dankon, kara amiko Stefan! Samtempe mi salutas kaj bondeziras al la nova ĉefredaktoro Paul Gubbins. MONATO estas bonŝanca havi denove eminentan ĉefredaktoron. Li estas la ĝusta homo en la ĝusta loko.

Mi transdonas salutojn kaj bondezirojn ankaŭ al la tuta redakta skipo de MONATO. Sukcesojn por via respondeca, valora kaj bezona laboro.

Zofia BANET-FORNALOWA
Pollando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zofia Banet-Fornalowa el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cenzuro (3)

Kiam mi foliumas novan MONATOn, mi elektas, kion mi legos, pro la temo de la artikolo, ne pro la opinio de la verkinto. Mi eĉ legis la absurdan artikolon pri la naskiĝloko de Obama, ne pensante pri malabonado! Nur strangulo lernas Esperanton por legi nur opiniojn, kiuj kongruas kun liaj.

Mi esperas, ke MONATO restos malfermita kaj plu kontraŭos ĉiaspecan cenzuradon.

Peter BOWING
Hungario

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Peter Bowing el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Labori pli, enspezi malpli.

En Hispanio, kiel en multaj aliaj landoj, registaroj alfrontas pensio-problemon: la popolo maljuniĝas, pli longe vivas, dum mankas sufiĉe da pli junaj homoj por finance subteni la gepatran, la geavan generacion.

Pro tio la hispana registaro, supoze maldekstra, subskribis antaŭ malmultaj semajnoj interkonsenton kun la ĉefaj sindikatoj por reformi la landan pensian sistemon. Kiel pravigon ĝi uzis diversajn ekonomiajn esplorojn, kiuj asertis, ke neelteneblas la nuna sistemo kaj ke ekzistas granda risko pri baldaŭa bankroto.

La interkonsenton akompanis forta kampanjo de la amaskomunikiloj favore al la reformo kaj de premoj el diversaj grupoj, inkluzive de bankoj kaj aliaj investistoj.

Prokrasti

Du gravajn punktojn havas la reformo: prokrasti la emeritiĝon de 65 al 67 jaroj kaj plilongigi de 15 al 25 jaroj la periodon de labora vivo uzatan por kalkuli la pension. Tio signifas, ke la mezuma pensio malgrandiĝos inter 20 kaj 25 %.

Nuntempe en Hispanio 77 % de la pensiuloj estas salajrataj per malpli ol 1000 eŭroj. La kontribua mezuma pensio en Hispanio estas nur 63 % de la averaĝo de 15 landoj de la Eŭropa Unio. Krome Hispanio estas unu el la eŭropaj landoj, kiuj havas plej grandan elcenton de pensiuloj „kun la risko de relativa malriĉo”, nome 19,3 %, kvar poentojn super la averaĝo de EU-15 (15,3 %).

Fantazio

Cetere la elcento de senlaboruloj en Hispanio superas 20 %. La junulara senlaboreco estas la plej alta de Eŭropo (40 %); alta estas ankaŭ la nombro de portempaj kontraktoj. Pro tio la ebleco labori tuttempe por atingi plenpensian emeritiĝon je 65 aŭ 67 jaroj estas fantazio.

Eblas simple resumi: „Labori pli por enspezi malpli”. Pro tio estas malĝoje, vidi kiel gravaj sindikatoj kaj maldekstra registaro akceptas sendiskute la neelteneblecon de la pensia sistemo.

La sola espero estas, ke sur la politika kaj sindikata niveloj kuniĝos fortoj malaprobantaj la dekstrajn, novliberalajn paŝojn de la registaro. Hispanio staras meze de civitana konsciiĝo por defendi la ĉiam pli malaltan socialan ŝtaton.

Jesuo GONJUO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jesuo Gonjuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konsiloj avinaj kaj neavinaj

En Italio oni parolas pri „avinaj konsiloj” por indiki malmultekostajn solvojn por la pli-malpli grandaj zorgoj de la ĉiutaga vivo. Tamen, ĉar eĉ avinoj fojfoje ne havas tempon persone transdoni sian saĝon, oni kaptis la „bonan ideon” kolekti tiujn konsilojn ĉe la retejo (www.buonaidea.it).

Kiamaniere forigi maĉgumon de sur plandumo? Simple, metu la ŝuon nelonge en frostujon kaj pro la malalta temperaturo eĉ la plej obstina gumo malgluiĝos. Kiamaniere enbati najlon sen lasi lunajn kraterojn en la muro? Enpiku la najlo-pinton en tualetsapon kaj la najlo penetros en la muron per duo da frapetoj, kvazaŭ en vakson, lasante la stukaĵon senvunda. Kiamaniere distingi freŝan kafon disde malfreŝa? Ĵetu iomete da kafpulvoro en glason da akvo kaj la kafo freŝa flosos, la malfreŝa male.

Akvo

Eble la plej sagaca konsilo jenas. Unu tagon antaŭ ol forvojaĝi, glaciigu iom da akvo ene de eta botelo. En la tago de forveturo, metu la botelon en la frostujon. Okaze de elektro-interrompo, kiun kutime malfacilas ekkonscii je rehejmiĝo, la enhavo degelos kaj poste reglaciiĝos horizontale anstataŭ vertikale.

Evidente indas, antaŭ ol forvojaĝi, elpreni la ŝuojn el la frostujo. Se ne, kaj se la elektro interrompiĝos, la maĉgumo denove fiksiĝos al la plandumo. Aŭ eble estus pli simple rezigni entute pri boteloj kaj frostujoj kaj, post foresto for de la hejmo, kontroli elektran horloĝon por vidi, ĉu ĝi montras ankoraŭ la ĝustan horon. Nu, jen neavina konsilo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Superbazare modifitaj ...

La kipra respubliko sin pretigas fariĝi la unua lando de Eŭropa Unio, kaj verŝajne de la tuta mondo, kies vendejoj kaj superbazaroj estos devigitaj eksponi sur apartaj bretaroj genetike modifitajn nutraĵojn.

La novaĵo, delonge atendata de ekologiistoj, alvenas malmultajn monatojn antaŭ balotoj okazontaj en majo. Ĉiuj partioj, tamen, montrante nekutiman unuanimecon, sin devigis validigi la leĝproponon antaŭ la fino de la nuna oficperiodo.

Verda Partio

La batalo kontraŭ genetike modifitaj organismoj (GMO-oj), kiu kuntrenos historian „engetigon” de tiaj produktaĵoj, daŭras en Kipro almenaŭ ekde majo 2004. Tiam la loka ekologiisma partio (Kipra Verda Partio) prezentis proponon tian, esperante igi Kipron gvida en Eŭropo koncerne la lukton kontraŭ GMO-oj.

La usona ambasado ne ŝatis la proponon. Spite al la verduloj, kaj pli-malpli oficiale, la ambasado premas ekde 2005 la grek-kipran parlamenton malzorgi pri la temo. Ĝi timis, ke falos vendoj de usonaj produktaĵoj – pluraj genetike modifitaj – ĉe la loka merkato.

Ingrediencoj

Laŭ aktualaj leĝoj, en la plimulto de landoj – inkluzive Kipron – manĝaĵoj indiku la ĉeeston de GMO-oj inter la ingrediencoj. Tio tamen ne ĉiam okazas. Industrioj ne interesiĝas pri diafaneco, nelaste ĉar mankas en la nuna momento pruvoj aŭ eĉ nuraj indicoj pri supozita danĝero de tiaj nutraĵoj.

Sed, kiel rimarkigas la verda deputito Jorgos Perdikis, ĉiam pli ofte mankas al konsumantoj rimedoj por elekti, kion meti en la puŝĉareton. Tial nepras, laŭ li, se ne repreni ĉiujn ĉi nutraĵojn, almenaŭ ilin meti en apartajn fakojn.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Senmita biografio de Zamenhof (2)

Laŭ mia vidpunkto, la reago de Angelos Tsirimokos (MONATO 2010/4, p. 23) al mia recenzo de Zamenhof. Biografia Skizo ne plene pravas. Certe, povas esti, ke mi misinterpretis vortojn de la aŭtoro Aleksander Korĵenkov, kaj se tiel, do mi pardonpetas. Sed kelkaparte Angelos Tsirimokos, verŝajne, parolas nur pri nesamaj vidpunktoj.

Pri la antaŭnomoj: sur p. 4 Korĵenkov skribis: „La nomoj Eliezer en la hebrea, Ludwik en la pola, Louis en la franca k.a. estas nacilingvaj formoj en la respektivaj lingvoj.” Mi multe cerbumis pri la celo de tiu komento, ĉar ankaŭ al mi Lazaro kaj Ludoviko ne ŝajnas du formoj de unusola nomo. Verŝajne, Aleksander Korĵenkov nur iom tro kurte sin esprimis. Sed kvankam la historio de la nomo Lazaro estas relative klara, la origino kaj frua historio de la nomo Ludoviko estas tre neklaraj.

Pri la naskiĝatesto mi mem havas nenian rektan scion. Aleksander Korĵenkov simple diras sur p. 4: „Kiel Ruslanda civitano li estis nomata Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kiu estas la sola oficiala nomformo”. Interesas, ke Aleksander Korĵenkov ne skribis la familian nomon „Samenhof”; pri la ŝanĝo de Samenhof al Zamenhof mi supozis, ke temis ne pri oficiala nomŝanĝo, sed nur pri ortografia afero, ĉar ne konata al mi estas la cirila skribformo de la nomo.

Ĉu ruso, ĉu polo? Dependas de onia vidpunkto. Laŭ mia propra sento, „polo” kaj „Pollando” estas politikaj vortoj. Kiu estis civitano de Ruslando, tiu estis ruso. Same kiel, kiu estas civitano de Britio, estas brito. La uzo kaj signifo de vortoj multe varias de epoko al epoko kaj de loko al loko. La vortoj „popolo”, „gento”, „nacio” havas nuntempe signifojn tre diversajn. Mi parolas kaj pensas laŭ la nuntempa signifo kaj uzado de tiaj vortoj laŭ mia propra sperto, kiu ja estas limigita al Usono kaj Aŭstralio. En sia Skizo Aleksander Korĵenkov nenie indikas, ke Zamenhof uzis la polan lingvon. Sur p. 6 estas skribite: „La hejma kaj lerneja lingvo de la juna Lazarj estis la rusa, kaj ĝi restis lia hejma lingvo dum la tuta vivo. Li revis fariĝi ruslingva poeto.”

Do, miavidpunkte, temas pri tre subjektivaj aferoj (escepte de la nomoj Lazaro kaj Ludoviko).

Donald BROADRIBB

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiom da homoj, tiom da gustoj

Malgraŭ aferoj, kiuj unuigas Eŭropon, ekzemple la eŭro, persistas esencaj diferencoj, kiujn oni ne povas ignori. Unu el ili estas la maniero prezenti al la spektantaro filmon eksterlande turnitan (plejofte anglalingvan).

Kiu loĝis eĉ dum mallonga periodo ekzemple en Italio, Francio, Germanio aŭ Hispanio, tre bone scias, ke pro diversaj, kaj precipe kulturaj, kialoj memkompreneblas, ke ĉio estas dublita. Ne kulpas nur ŝovinismo kaj naciismo. Kaj ne ĉiam veras, ke oni dublas filmojn por montri, ke la propra lingvo estas supera al la ceteraj. Dublado simple igas filmon pli komprenebla kaj ĝuebla.

Temas cetere pri proceso pli malfacila ol oni imagas. Estas necese traduki kaj retraduki la eldiraĵojn antaŭ ol atingi rezulton kontentigan el ĉiuj vidpunktoj, ĉefe el tiu – aparte problema – de sinkronigo. Tia operacio multekostas, kaj ne ĉiuj landoj povas preni tion al si.

Italio

La kompetento de dublistoj (rilate tion la italoj estas renomaj en la tuta mondo) ebligas produkti filmversiojn tute analogajn al la originaj, tiel ke la publiko kutime eĉ ne ekkonscias, ke la projekciata filmo estas tiel adaptita.

En Italio la ĉeesto de subteksto absolute ne estas konsiderata. La vorto „subteksto” mem (sottotitolo) aliflanke pensigas tuj pri surdeco. Multaj italaj filmoj disponas subtekstojn por fremduloj en aliaj lingvoj. Kiam haveblas la italaj, tamen, oni klare precizigas, ke temas pri helpilo por ne-aŭdantoj (non udenti).

En Italio la ŝtata kanalo RAI tre priatentas la rajtojn de surduloj kaj lastatempe eĉ ekproponis al ili la senpagan, realtempan subtekstadon de preskaŭ ĉiuj elsendoj pere de sia televideo (paĝo 777). Oni do ne imagas, ke bonfartanta homo povus konscie elekti vidi la filmon per „surdula” maniero.

Grekio

Estas aliaj landoj, kiel la nord-eŭropaj aŭ la balkanaj, en kiuj oni volontege akceptas la ideon rigardi filmojn en lingvo malsama ol la gepatra. Tie la homoj kontentiĝas pri blankaj, malvarmaj subtekstoj en la suba parto de la ekrano kaj neniom plendas. Tio okazas ekzemple en Kroatio, Turkio kaj Grekio. En ĉi-lasta lando oni tute sukcesis persvadi la popolon, ke estas bonŝanco povi plibonigi la propran konon de la angla (aŭ de alia lingvo) senpage.

La grekoj fieras pri tia „privilegio”, do ili mokas italojn kaj hispanojn, kiuj – laŭ ili – eĉ perfortas kinarton, sensciaj (fi!) pri la vera voĉo de Michael Douglas aŭ de Robert De Niro. Ili asertas, ke danke al nedublado la plimulto de la grekoj fluas en la angla (kvazaŭ tio estus internacia devo), dum italoj kaj hispanoj ne kapablas diri pli ol „saluton” kaj „dankon”, aldone per aĉa elparolo.

El centra Eŭropo oni replikas, ke subtekstoj distras kaj ne kompareblas al veraj dialogoj. Oni ne ĉiam komprenas, kiu el la personoj estas parolanta. Cetere, kiam vespere oni revenas hejmen post peniga labora tago, oni deziras sidiĝi kaj malstreĉiĝi, anstataŭ alfronti al leciono (ne petita) pri fremda lingvo.

Kiu pravas?

La debato estas interesa kaj verŝajne ĉiuj (parte) pravas: certe pravas la grekoj, kiuj, kiel lernantoj diligentaj kaj, ekde la plej frua infanaĝo, eksterordinare malfermaj al aliaj lingvoj kaj kulturoj, akceptas rezigni sian lingvon por ĝui la belon de la origina versio.

Ili prave opinias, ke ne havas multe da senco aŭdi vakerojn, eskimojn aŭ indianojn, kiuj parolas en Italio per roma aŭ napola akĉento (kvankam ilin ne ĝenis, ke la heleno Aĥilo en la filmo Troy parolis angle).

Pravas tamen ankaŭ italaj infanoj, kiuj postulas itallingvajn animaciajn filmojn – dum en Grekio kelkfoje eĉ Bugs Bunny parolas la anglan – kune kun siaj geavoj, kiuj plejparte konas nur la italan kaj iuokaze eĉ ne tiun (pro la disvastiĝo de dialektoj). Por multaj televido estas ofte la sola plurestanta akompananto. Kiel konvinki ilin akcepti aŭdi volapukaĵon en la televidilo aŭ aĉeti novajn okulvitrojn por sekvi la disvolviĝon de nura filmo?

Libero

La plej demokrata solvo, en la nuna interaktiva erao, jenas: ebligi ajnajn eblojn. Ĉu ne estas fareble, ke oni rezervas al la sama filmo du apartajn ejojn, unu kun la loklingva versio por tiu, kiu en la kinejo volas nur sin amuzi, kaj unu kun pli „intelektula” versio, t.e. kun subtekstoj, simultana tradukado aŭ eĉ kritika komentario en aŭdiloj?

Rilate la malgrandan ekranon, oni povus facile, en epoko de tera cifereca televido, ebligi al ĉiu homo elekti la preferatan lingvokombinaĵon – se haveblan – por rigardi filmon: en la itala kun anglaj subtekstoj, en la germana kun turkaj, en la korea kun esperantaj ktp. Sufiĉus unu aŭ du pliaj klavoj, similaj al tiuj jam ekzistantaj ĉe la teleregiloj de dvd-legiloj.

Anstataŭ debati kaj priridi aliajn pensmanierojn – kion ofte oni ŝatas – oni trovu solvon taŭgan por ĉiuj. Ĉu oni ankoraŭ ne lernis el la zamenhofa proverbaro, ke „pri gustoj oni disputi ne devas” aŭ ke „kiom da homoj, tiom da gustoj”?

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Divers(ec)aj rakontoj

Tensioj inter flandroj kaj franclingvanoj en Belgio kreskis al ĝis nun nekonata nivelo. Ekzemple, nederlandlingvanoj ĉagreniĝas, kiam franclingvanoj ne konas la nederlandan kaj konsideras tion normala. Triono de la flandroj diras, ke ne eblas kunlabori kun franclingvanoj. Laŭdire flandroj volas progresi kaj franclingvanoj ne. Aliflanke franclingvanoj opinias, ke flandroj kondutas krude kaj malĝentile kaj rifuzas paroli la francan. Flandroj opinias, ke la lingvolimo inter la komunumoj estu fiksa, dum franclingvanoj opinias tion absurdaĵo.

Jen kelkaj el la plendoj, kiuj ofte ripetiĝas en Belgio. Kaj pro la diversaj opinioj ofte okazas debatoj. Oni povas supozi, ke ili helpas pli bone sin kompreni kaj pliproksimigi la vidpunktojn. Sed diskutoj kaj debatoj havas kelkajn gravajn malavantaĝojn.

Dum debatoj oni kutime mobilizas siajn kapablojn ne por kompreni la aliajn, sed por pruvi la malpravon de kontraŭulo. La argumentoj ofte estas malkonkretaj. Oni ofte interrompas la pledojn. Ĉefe, nur kelkaj homoj vere interkonsiliĝas, dum formiĝas silenta plimulto, kiu tute ne esprimas sin.

Eksperimento

En la kadro de projekto por eŭropa interkultura dialogo kaj integriĝo du belgaj sociologoj, Mark Elchardus [mark elĥardus] de la brusela nederlandlingva universitato kaj Olivier Servais [olivié servé] de la franclingva universitato en Louvain-la-Neuve, eksperimentis per alia metodo. Ili arigis 56 personojn, kiuj reprezentas tipan grupon de belgoj.

La arigitoj kunvenis en kvin sesioj. Oni petis ilin verki kaj poste eldiri rakontojn, komence malfavorajn, poste favorajn, koncerne la belgan lingvodiversecon. Rapide kaj ofte aperis malfavoraj, dum malpli ol duono de la rakontoj estis favoraj. Krome ili estis malpli longaj.

Analizo

Oni analizis la rakontojn kaj priparolis la rezultojn kun la verkintoj, komence etgrupe, poste tutgrupe. Por la partoprenantoj la rakontado montriĝis terapia: finfine ili povis libere esprimi siajn frustraciojn. Poste la partoprenantoj estis pli malfermaj al la argumentoj de alilingvanoj kaj eĉ sukcesis formuli komunajn proponojn.

Tiu ĉi eta grupo evidente ne povas havi signifon por la enlanda etoso. Sed se lernejoj kaj kulturaj societoj regule organizus tiajn interŝanĝojn de rakontoj, tio ja povus kontribui al interkompreniĝo. Tial, laŭ la proponoj de partoprenintoj, gravas komunikiloj.

Sed en raportoj pri la eksperimento kelkaj gazetoj elektis emfazi la antaŭjuĝojn esprimitajn de partoprenantoj. Ili do ne komprenis (aŭ ne volis kompreni) la celon de la iniciatintoj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Indaj informoj

Matene mi veturas al la oficejo per tramo. Se ne estas multaj ŝtopiĝoj, 20 minutoj sufiĉas por fari la jam perfekte konatan itineron. Tiun tempon mi uzas plej ofte trarigardante la ĵurnalon. Mi rigardas la ĉefajn titolojn de De Standaard – tiel nomiĝas mia taggazeto – kaj kelkajn artikolojn mi legas komplete.

En la lastaj tagoj ĉiuj ĉeftitoloj temis pri la katastrofoj en Japanio: pri Fukuŝimo kaj Tokio, pri ter- kaj mar-tremoj, pri vivo kaj morto. Sed ĉi-matene, kio okazas?, plu nenio pri Japanio. La gazeto titolis „Mortis la blanka urso Knut”, „Usona defendanto de samseksemuloj ne plu rajtas iri en virajn necesejojn”, „Belec-sugestoj de Lady Gaga”. Nenio plu pri Japanio inter la titoloj. Ĉu la situacio tie subite mirakle solviĝis? Ĉu ne plu estas problemoj? Nu, sendube ili ja ekzistas, kaj kvankam De Standaard certe ne povas esti konsiderata bulvarda aŭ sensacia gazeto, ĝia redaktistaro ŝajne tamen opinias, ke mankas „veraj novaĵoj” kaj ke urseto Knut pli gravas ol miloj da homoj, kiuj vice staradas antaŭ malplenaj japanaj superbazaroj. Ne miskomprenu min, mi tre ŝatis la ĉarman urseton kaj tre bedaŭras pri ĝia morto, sed per kiuj kaj kiaj iloj la gazetaraj redaktistoj mezuras la „valoron” de niaj mondaj novaĵoj?

Tiujn samajn demandojn redaktistoj de MONATO ankaŭ havas. Kio estas valora informo por vi, kara leganto? Valora sendube ne estas tio, kion vi jam legis en via loka gazeto, vidis trifoje en via landa televidstacio, ĝi ne estas tio, kio estas antaŭmaĉita de la mondaj novaĵagentejoj ... Indaj informoj por MONATO estas neatenditaj vidpunktoj, raportoj verkitaj de lokaj homoj, materialo verkita por internacia postulema publiko. La redaktistoj de MONATO esperas, ke ili povis denove liveri tion ĉi al vi en tiu ĉi maja numero! Agrablan legadon!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mistajpita ministrino

En mia artikolo Tigro, kiu ne plu roras (MONATO 2011/3, p. 10) mi mistajpis la nomon de la antaŭa irlanda ministrino. Mi nomis ŝin Mary Harvey, sed ŝia vera nomo estas Mary Harney [mejri harne].

Garvan MAKAJ
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne menciu la n-vorton

Estas monatoj kaj monatoj ... kaj MONATO. Estas monatoj, dum kiuj okazas – almenaŭ mondskale – nenio notinda; estas monatoj, en kiuj – laŭvorte – skuiĝas la mondo. Monato tia estas marto 2011: ter-tremoj en Japanio, aer-tremoj – pro bombado – en Libio.

Kiamaniere MONATO priraportu la du eventojn? Honeste: estas malfacilege. Eventoj en ambaŭ landoj evoluas, ŝanĝiĝas de horo al horo. Ne multe helpas al ni la ĉiutagaj raportoj de esperantistoj en Japanio (bedaŭrinde mankas korespondantoj en Libio: se tiea esperantisto legas ĉi tiujn vortojn, tiu nepre sin anoncu). Tiaj raportoj preskaŭ tuj malaktualiĝas: taŭgaj, eble, por retejo, sed por ĉiumonata periodaĵo, apenaŭ.

Cetere MONATO – aŭ iu ajn Esperanto-periodaĵo, eĉ retejo – malkapablas konkurenci kun ŝtate aŭ private organizataj amaskomunikiloj, ĉu paperaj, radiaj, televidaj, ĉu retaj. Tiuj, se juĝi laŭ britaj informfontoj, detale kaj sincere priraportis la eventojn en Japanio kaj Libio. Do tiu, kiu volas informiĝi pri la tieaj okazantaĵoj, nepre kaj kompreneble turnas sin al profesiaj, nacilingvaj informiloj.

Distanco

Tamen ĉiumonata periodaĵo posedas alispecajn fortojn. Ĝuste ĝia distanco, ĉu fizika, ĉu tempa, for de eventoj rapide evoluantaj, ebligas al ĝi superrigardi kaj, laŭeble, prikomenti. Jen ĝia rolo ... kaj ni prie fieru.

Perspektivo tia, ekzemple, ebligas demandi, kial la nuklea industrio – kiu kretene konstruigis centralojn en regiono konata pro tertremoj, kaj kiu dum la katastrofo konstante kaj mensoge subtaksis la danĝeron – daŭre provas sin defendi. Arogante, en radio-intervjuo, nukleo-inĝeniero diris, ke, kiel nunaj aŭtoj pli sekuras ol veturiloj de la 60aj kaj 70aj jaroj, tiel nunaj centraloj pli sekuras ol tiuj – kiel ĉe Fukuŝimo – instalitaj antaŭ jardekoj.

La inĝeniero, tre oportune, forgesis, ke ni ne plu ŝoforas per aŭtoj 30-, 40-jaraĝaj. Aliflanke ni ankoraŭ „ŝoforas”, almenaŭ parte, centralojn el la fruaj jaroj de la nuklea industrio. Do ne eviteblas danĝero; ne pretervideblas risko.

Ŝafoj

En la 80aj jaroj mi leteris al la tiama brita ĉefministro, sinjorino Thatcher, kiu insistis, ke nukleaj centraloj estas tute sekuraj. Se tiel, mi demandis, kial vi ne konstruigas centralojn meze de Londono, apud la parlamentejo, anstataŭ en foraj apudmaraj regionoj, kie vivas pli da ŝafoj ol da homoj? Respondon mi ankoraŭ atendas.

Cetere, ĉu ne ridinde, ke la germana kanceliero, Angela Merkel, decidis post la katastrofo ĉe Fukuŝimo malfunkciigi malnovajn centralojn en Germanio? En Germanio ne ekzistas tertremo-risko, kaj la centraloj restas precize tiom (mal)sekuraj kiel antaŭe.

Ĉu eblas lerni rezulte de la katastrofo? Teorie, jes. Tamen la lecionoj estas jam konataj kaj ankoraŭ ne aplikitaj: apenaŭ fidindas apologiistoj de energio-industrioj kiel la nuklea, la nafta; nepras limigi la energi-konsumon; gravas evoluigi ekologie plaĉajn energi-fontojn ktp.

Fakuloj

Praktike, tamen, tre dubindas, ĉu ni aplikos la lecionojn eĉ post la Fukuŝimo-katastrofo. La problemo estas, ke temas – malgraŭ ĉio – ĝuste pri katastrofo, ne katastrofego. La t.n. fakuloj, kiuj kuris tien kaj reen, serĉante solvojn, taksis la katastrofon unue je kategorio kvar, poste kvin (el ok kategorioj). Verŝajne necesus la plej grava kategorio – ok – por sufiĉe ŝoki kaj ebligi fundan reorientiĝon de nuklea politiko. Kondiĉe, tamen, ke post tia katastrofego, restos homoj sur la tero por realigi reformojn.

Ĉu pesimisma? Jes. Same rilate la UN-intervenon en Libio. Lastatempe Irako, tiam Afganio, nun Libio. Samaj pretekstoj, kredeble samaj rezultoj. Ni protektas la ordinaran, subprematan homon. Ni batalas por demokratio. Ni luktas kontraŭ diktatoro (kiu ĝis antaŭ kelkaj semajnoj estis, se ne fidata, almenaŭ tolerata).

Se tiel, kial Obama, Sarkozy, Cameron kaj la aliaj apaĉoj ne intervenas ekzemple en Ebur-Bordo? Jam mortis centoj da civitanoj en Abiĝano, dum la venkita prezidanto – Laurent Gbagbo – rifuzas rezigni pri sia povo. Subprematoj? Maldemokratio? Diktatoro? Jen ingrediencoj troveblaj en la Libio-kaĉo avide kirlataj de okcidentaj politikistoj kaj iliaj amikoj en la armil-industrio. Sed neniu intervenas en Ebur-Bordo kaj en la dekoj da aliaj, simile disŝirataj, landoj en la mondo.

Kalumnio

Memevidente. Kulpas la n-vorto, kiun la politikistoj ne kuraĝas mencii. En Libio, kaj en aliaj arabaj landoj, gravas nafto: en Ebur-Bordo, malgraŭ lastatempaj submaraj trovoj, la nafto-merkato malpli valoras. Sed ĉu, laŭ la politikistoj, ili intervenas en Libio pro nafto? Ho, kalumnio, se tion vi asertas.

Jam de jaroj politikistoj scias, ke pli facilas „solvi” (t.e. krei) internaciajn problemojn ol naciajn. Pli impresas, kaj pli plaĉas, aviadi de konferenco al konferenco ol enkotiĝi en ekonomiaj krizoj, senlaboreco, inflacio, fervojoj, sanservoj, k.s. La nepoj (kaj la historiistoj) vin benos, ĉu ne, se vi elspezas la monon de impostpagantoj por raketoj kaj misiloj prefere ol vivteni popolan hospitalon aŭ bibliotekon.

Armiloj

Feliĉe, kaj aparte dum recesio, okcidentanoj – ĝenerale pli kleraj ol siaj politikaj mastroj – komencas ne plu kredi la mensogojn. Kontraste al Irako, kontraste al Afganio, pli kaj pli aŭdiĝas la voĉoj: Kion ni faraĉas en Libio? Jen araba afero. Solvu ĝin la Araba Ligo, konsistanta el kelkaj naŭze riĉaj (kaj mem foje nur parte demokratiaj) landoj, kaj solvu ĝin per la armiloj, kiujn ni al ĝi vendis.

Libio ne estas afero de okcidento aŭ, se jes, ankaŭ Ebur-Bordo kaj deko da simile suferantaj landoj. Dum hejme solvendas amaso da problemoj financaj, sociaj, politikaj, dediĉi homojn kaj rimedojn denove al fora, fremda milito estas kruda frenezaĵo. La fakto, ke eŭropanoj kaj aliaj tion pli kaj pli konscias, iomete esperigas en funde senesperiga monato.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Koalicia kompromiso

La unua paŝo estas farita: la aŭstra koalicia registaro decidis enkonduki virinan kvoton por la estraroj de ŝtataj entreprenoj. Estontece 35 % de la estraranoj estu virinoj.

La Aŭstra Socialdemokrata Partio (ASP) postulis 40 %, la Aŭstra Popola Partio (APP) 30 % – sed fine, laŭ koalicia logiko, oni decidis pri 35 %. Tiom alta estu la proporcio de virinoj en la konsilioj de 55 ŝtataj entreprenoj. Nome temas pri entreprenoj, en kiuj la ŝtato havas financan intereson de pli ol 50 %. En 44 entreprenoj la ŝtato estas la solposedanto.

Disponeblas du jaroj por certigi kvaronon de virinoj en la estraroj. Ĝis 2018 la kvoto atingu 35 %. Se la entreprenoj ne plenumos tiun kvoton, sekvos sankcioj.

Modelo

Gabriele Heinisch-Hosek (ASP), la ministrino pri virinoj kaj ŝtataj oficistoj, taksis la kvoton „bona vojo en ĝusta direkto”. Ŝi esperas, ke privataj firmaoj sekvos la modelon de la ŝtato. Ŝi diris: „Hodiaŭ ni malfermis la pordon, ĉar pli da virinoj en gvida pozicio signifas ankaŭ pli larĝajn decidojn.”

Reinhold Mitterlehner (APP), la ministro pri ekonomio, estas kontenta. „Tio estas kompromiso. Mi opinias, ke ni modele survojas.” Pli altan virinan kvoton li rifuzis. „El tio sekvas, ke, se la stereotipoj jam estas rompitaj, estos ankaŭ pli da virinoj en estraroj.”

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Energio de la tegmento

Aŭstroj uzas la tegmenton de sia domo kiel energifonton. Jam 4,5 milionoj da m2 da sunkolektiloj estis instalitaj en la lando, 250 000 hejmoj jam havas sunkolektilojn sur la tegmento. Al ili aldoniĝas ĉiusemajne miloj. Tiamaniere estas produktataj 1400 gigavat-horojn da energio – tiom multe, ke tutan vintron oni povus hejti ĉiujn hejmojn en la federacia lando Vorarlberg (okcidenta Aŭstrio), deklaris Roger Hackstock, afergvidanto de la sun-energia asocio Austria Solar.

Tamen la sunkolektiloj kovras ankoraŭ apenaŭ 1,5 procentojn de la bezonata energio por varma akvo kaj hejtado en Aŭstrio. Ekzistas granda potencialo por evoluo en tiu sektoro, ĉar laŭ esploro ĝi povus atingi 40 procentojn, informis la oficejo de la ministro pri naturmedio. Tamen nuna celo estas altigi la hodiaŭajn rezultojn ĝis 10 procentoj post kelkaj jaroj, diris Hackstock. Lastatempe post multjara kresko la branĉo spertis „historian malaltiĝon”. En Aŭstrio malpliiĝis la vendoj de kolektiloj je 20 procentoj kaj entute, kune kun la eksportoj, duoniĝis la negocoj pri kolektiloj en du jaroj. En la branĉo oni devis maldungi laboristojn, krome 3 el la 70 produktantoj kaj komercistoj devis deklari bankroton.

Nova kresko

Nun oni esperas je nova kresko. Konsiderante la eksplodantajn petrolprezojn kaj la rean diskuton pri kurento el la nukleaj elektrejoj, la energiŝparado fariĝis aktuala temo. La interesiĝo pri la sunkolektiloj ege plialtiĝis. Tiun fakton konfirmas ankaŭ instalistoj. „Okazas ĝenerala ŝanĝo en la pensado direkte al konsciiĝo pri la naturmedio”, opinias Theodor Seebacher, ĉefo de entreprenista fakasocio en Salcburgo. „La sunradio-instalaĵoj hodiaŭ estas ĉe la domkonstruado por ni teknika bezonaĵo.” Postulataj estas ĉefe instalaĵoj, kiuj povus kovri krom la bezonoj de varmakvo ankaŭ parton de la hejtbezonoj.

Se 250 000 hejmoj uzis ĝis nun 90 procentojn de la sunenergio por varma akvo, nuntempe tri kvaronoj de la aĉetataj instalaĵoj povas kovri ankaŭ parton de la hejtbezonoj, laŭ Hackstock. Por unu familia domo la instalaĵo kun 15 m2 da kolekt-areo kaj 1000 litroj da varmakvujo, kune kun la instalado, kostas entute 12 000 eŭrojn. Oni povas kovri per ĝi trionon de la hejtbezonoj, la ŝparo estas 350 ĝis 700 eŭroj jare. Notindas, ke ĝis 30 procentojn de la instalaĵprezo konsistigas investo de federaciaj landoj kaj komunumoj.

La situacio ĉe la sunĉeloj estas alia ol ĉe la sunkolektiloj. Ĉe ĝi la sunradioĉeloj ne varmigas akvon, sed rekte produktas elektran kurenton. Danke al la plialtigo de la financa subteno, altiĝis lastatempe ilia parto. Tamen ĝi estas minimuma – nur 0,47 procentoj de la tuta elektroproduktado.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Laŭ linioj de la pasinteco

Winston Churchill, kiu poste famiĝis kiel la dummilita brita ĉefministro, vidis en Kipro aferon tute nekonatan al nuntempaj turistoj. Churchill vizitis la iaman britan kolonion en 1907 kaj tiam veturis per trajno.

Tamen la lasta trajno funkciis en Kipro en 1951. La loĝantaro ne plu bezonis vagonarojn sur insulo karakterizita de distancoj netroaj, facile travetureblaj per aŭto, taksio aŭ – lastatempe – aŭtobuso.

Dum preskaŭ duona jarcento, tamen, ekzistis en Kipro fervojo. Ĝin konstruis la angloj dum sia okupado, ekde 1878. Ili inaŭguris la unuan parton de la fervojo en 1905, sed la laboroj finiĝis nur en 1915.

Varoj

La fervojo, 122 kilometrojn longa, kunligis la orientan havenurbon Famagusta kun la vilaĝo Evriĥu, en la nord-okcidenta parto de la insulo. Fervojo tre utilis, ebligante i.a. transporti varojn de Famagusta al la ĉefurbo Nikozio kaj la nordo de la insulo. Gravis ankaŭ la poŝta servo. Ne hazarde pluraj poŝtoficejoj troviĝis ene de stacioj.

Dum la unuaj jaroj multaj personoj rigardis trajnon kiel allogaĵon. Laŭ tiamaj raportoj, oni iris sub pontojn por ĝui ĝian pasadon. Sed trajnoj baldaŭ plaĉis ankaŭ kiel veturiloj. Dum la relative mallonga historio de la fervojo, pertrajne vojaĝis tri milionoj da tunoj da varoj kaj sep milionoj da pasaĝeroj.

Aliancanoj

La kipra fervojo spertis gravajn historiajn eventojn. En oktobro 1931 oni proteste malmuntis 110 metrojn da trako: la fervojon lokuloj rigardis kiel simbolon de brita okupacio. Dum ambaŭ mondomilitoj uzis la fervojon aliancanoj, kaj bombis ĝin la malamiko. Inter 1946 kaj 1949 veturis per trajno 50 000 hebreoj al la koncentrejo de Karaolos, apud Famagusta.

Post komenca sukceso la fervojo, kiu okupis ĉ. 200 homojn, trairis inter 1932 kaj 1948 krizon. Falis enspezoj, fermiĝis stacioj, dum la daŭra plibonigo de la kipra ŝose-reto persvadis la registaron haltigi por ĉiam la fervojon. La lasta vagonaro veturis la 31an de decembro 1951 kaj fine en marto 1952 la fervojo estis tute diserigita.

Monumentoj

La stacioj estas plejparte disfaligitaj, eĉ se kelkaj fariĝis policejoj, deponejoj aŭ estas uzataj de sanservoj. En diversaj urboj troveblas monumentoj kaj t.n. liniaj parkoj, do vojoj, kiuj uzas la iaman fervojan linion.

Kromaj informoj troveblas en la libro „Ο Κυπριακός Κυβερνητικός Σιδηρόδρομος (1905-1951) / The Cyprus Government Railway (1905-1951)”, de Aleksandros Miĥail Ĥaĝiliras, eldonita en 2006 (prezo: 7 eŭroj).

Rekomendinda estas ankaŭ anglalingva film-raportaĵo ĉe www.youtube.com/watch?v=qzTGncZ9o4c.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Modela kunlaboro

Pli da kunlaboro inter Albanio kaj Kosovo postulis la nova prezidanto de Kosovo, Behgjet Pacolli [behĝet pacoli], dum sia unua vizito al najbara Albanio.

Parolante antaŭ albanaj deputitoj, Pacolli diris, ke la nova aŭtoŝoseo Kukës-Morine Durrës, kiu kunligas la marbordon de Adriatiko kun Kosovo, estas unua paŝo. Tamen, li diris, nepras antaŭenmarŝi per pli grandaj paŝoj ekonomiaj, kulturaj kaj spiritaj. Varoj, kapitaloj, ideoj kaj homoj moviĝu libere inter la du landoj.

Elektro

Albanio kaj Kosovo tradicie subtenas unu la alian. Kosovo eksportas al Albanio cerealojn, viandaĵojn kaj elektron dum sekaj sezonoj; Albanio reciprokas per legomoj, fruktoj, salo, laktaĵoj, olivoj kaj elektro dum la vintra periodo.

Tiel eblus komuna elektroenergia sistemo, ankaŭ unuigitaj lernejaj programoj, lernolibroj, sciencaj kaj oficialaj terminoj por ĉiaspecaj dokumentoj. Komuneco povus tuŝi ankaŭ Makedonion kaj Montenegron, almenaŭ en ekonomiaj sferoj.

Tiamaniere, sekvante la modelon de Eŭropa Unio, ambaŭ landoj povus sin pretigi pli bone kaj pli efike por iam aliĝi al EU.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Antaŭ 30 jaroj

En la norda Makedonio okazis solenaĵo por memorigi eventojn de antaŭ 30 jaroj, kiam etnoalbanoj manifestaciis sub la slogano „Kosovo-Respubliko”.

En la tiama Jugoslavio albanoj, konsiderataj duagradaj civitanoj, okupis laŭnombre la trian lokon – post serboj kaj kroatoj – sed ne posedis sian ŝtaton-respublikon. Aliaj nacianoj – makedonoj, montenegranoj, bosnianoj kaj slovenoj – jam havis siajn.

Do en Tetovo, kie loĝas multaj albanoj, oni okazigis paroladojn, kiuj prilumis la tiamajn tempojn. Oni aŭdis, ekzemple, pri la subpremado de manifestaciantoj flanke de policanoj kaj armeanoj, el kiu sekvis enkarcerigoj kaj mortoj. La protestoj kondukis al la disfalo de la tiama Jugoslavio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Naiva elreviĝo

„Hilda ĵus preterpasis, fronte al ni.”

„Ha, mi ne rimarkis.”

„Beleta, ĉu ne?”

„Estas vi, kiu ŝatas ŝin, ne mi. Bluokulaj blondulinoj ne estas mia preferata tipo de knabino.”

„Jes ja! Vi jam plurfoje asertis, ke vi havas simpation al ŝi nur kiel via najbarino ... Vi pli ŝatas nigrokulajn brunulinojn, ĉu ne?”

Apenaŭ elirintaj el infanaĝo, knaboj provas naivan penetradon en adoleskecon tra ina pordo. Profunda amikiĝo interligas tiujn du ekde fruaj jaroj – ili eĉ ne scias, de kiam – kaj ambaŭ jam ne kapablas konduti unu sen la alia. Valdemaro senlime konfidas al Adolfo siajn plej intimajn sekretojn kaj pensojn. Do, tion, kion li sentas pri la junulino, li ne kaŝas al la alia, des pli ke, kiel ŝia najbaro, li povos helpi lin. Veraj amikoj, eble por ilia tuta vivo. En amuziĝo, ludoj kaj projektoj de junaĝo ili ĉiam interkonsentas.

Peneme sukcesinte venki sian atavisman pudoron, Valdemaro kuraĝis demandi, ĉu la amiko estas preta transdoni al Hilda amdeklaran mesaĝon lian cele enamiĝan konsenton ŝiaflanke. Anstataŭ tuja jeso, Adolfo anoncis, ke ilia komuna amiko Ĵeromo ja estis petinta de li similan komplezon.

„Ĉu ankaŭ li interesiĝas pri Hilda?”

„Jes ja! Ankaŭ li, ne nur vi. Ĉu ŝi ne estas beleta? Do, eltenu!”

Ŝoko trafis Valdemaron pro tio, de li ne atendita. Konkuranto? Lia unua amo disputata ankaŭ de aliulo ... Vere embarasita, li ekpleniĝis de timo ne scipovi regi la cirkonstancojn. Li sentis sin antaŭtempe venkita, kvazaŭ falinta en inkubsonĝon.

„Jen tie venas Ĵeromo! Profitu por solvi la problemon kun li.”

Al Valdemaro iĝis ankoraŭ malpli komforte, ĉar kontraŭstarigado povus konduki al kverelo ne dezirata de li. Ne atentante la embarason de sia amiko, Adolfo alparolas la ĵus alveninton:

„Bone, ke vi ĝustatempe aperas ĉi tie. Ankaŭ Valdemaro petis de mi transdoni amdeklaron al Hilda.”

„Ĉu ankaŭ vi, Valdemaro? Tion mi ne atendis ... Sed ne ĝeniĝu, ĉar tio ne gravas. Ni ambaŭ povos konkuri kune. Ĉu ni ne estas amikoj? Kaj nian amikecon ni ne fuŝos pro simpla incela afero. Ĉu vi konsentas? Ni lasu ŝin decidi, kiun ŝi elektos; knabinoj ne mankas al mi ... kaj ankaŭ ne al vi, ĉu ne?”

La fanfaronado de Ĵeromo vundis la seriozan sintenon de la pasiiĝinta Valdemaro, kiu pro honto ne kapablis tion elmontri al la aliaj du. Adolfo siaflanke laŭte reklamadis la okazaĵon, kvazaŭ en aŭkcio. Tre malfacile la enamiĝinto eltenis tian multvortecon. Liaj tro intimaj korsentoj estantaj tiel publike priklaĉataj, kiel plej malnobla komerca varo. Sed li ne kuraĝis forpuŝi ilian teniĝon, manke de rimedo por rekte kontakti ŝin sen scio kaj helpo de alia homo.

„Ĉar Adolfo tute ne interesiĝas pri Hilda, li povos, kiel nia amiko kaj ŝia najbaro, transdoni al ŝi niajn du mesaĝojn samtempe, kaj ricevi de ŝi la respondon liverotan al ĉiu el ni. Ĉu vi konsentas?” laste proponis Ĵeromo.

Post tiu interkonsento, tuj la sekvantan tagon, Adolfo akceptis iliajn komisiojn, kaj ... la du „konkurantoj” restis en atendo ...

... Atendo ... atendado ... atendado ... La tempo pasis: unu, du, tri tagoj ... unu semajno ... du ... unu monato ... Tro da tempo por vivavidaj junuloj.

Ĝis ... iutage Ĵeromo informis Valdemaron:

„Mi sciiĝis, pere de amikino de Hilda, ke Adolfo jam de longe ricevis ties respondon.”

„Do, kian respondon?”

„Tion mi ne sukcesis ekscii. Sed lia prokrasto transdoni ŝian respondon tute malbonodoras al mi. Antaŭ niaj pluraj insistoj, li ĉiam senkulpigis sin, asertante, ke li ankoraŭ ne estis ricevinta ĝin de ŝi. Kial li mensogis?”

„Ho, ne! Li estas nia amiko!”

„Ĉu vere?”

„Li ĵus preterpasis survoje hejmen.”

„Do, ni tuj trafu lin ĉe li.”

Surprize demandita de la du amikoj, Adolfo ekbalbutis konfuzan nekonvinkan respondon, sed sub intensa premado de la aliaj, li fine konfesis, ke la respondo de Hilda estis favora al li mem, akceptinte lin kiel ŝian enamiĝinton.

„Kio!!?? Kiel, se vi ne estis interesata?!?! ... ” eĥis la du.

„Sed ... sed ...”

„Sed kio? Perfido via!” laŭte skoldis Ĵeromo.

„Vi, de tiom longe mia amiko? ...” ĝemis Valdemaro.

„Vi senkaraktera perfidulo! Malnoblega ago la via! Kovarda senhontulo! Cinika ulaĉo! Vi naŭzas nin!!! ...”

Pluvego da ofendaj nomoj falis sur lin, elŝprucis obscenaj akuzoj, ĝis elĉerpiĝo de ilia aĉadjektiva vortoprovizo! ...

Eriko NAVARO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eriko Navaro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Hela helpo

En la albana ĉefurbo Tirano estas inaŭgurita nova servo por helpi infanojn perfortitajn, vagabondajn aŭ alimaniere marĝenigitajn.

La Hejmeto de la Koloroj estas starigita de la urbodomo de Tirano por servi infanojn, kiuj urĝe bezonas helpon. Inter ili estas romaaj infanoj, kiuj estas lastatempe minacataj kaj devigataj forlasi provizoran loĝejon apud la urbocentro.

La „hejmeto” estas tagnokte malfermita kaj povas subteni ĝis 100 infanojn per nutrado, vestaĵoj kaj medicinaj, klerigaj, juraj kaj aliaj servoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La ultradimensio

Kiam finfine – post tiom da jaroj kaj kolosa elspezo – estis finkonstruita la instalaĵo de Barroca Colorada, ĝi iĝis la plej granda partikla akcelilo en la mondo. La teamo reciproke gratulis sin, kaj tuj procedis al la unua provo de la giganta instrumento, kiu okupis tunelon tra la tuta Montaro de Santa Fe kaj centojn da kilometroj sub la tero de la ĉirkaŭa ebenaĵo.

La unua provo malsukcesis. Du peones (laboristoj) estis mortigitaj pro difekto en la tunelo, kaj kolizio de la partikloj ne okazis. La dua provo havis tute neatenditan sekvon, pri kiu la publiko neniam sciis aŭ scios.

Post sukcesa kolizio, la konsternita teamo trovis sin, ne nur en nekonata loko, sed ankaŭ – kiel ili iom poste konstatis – en alia tempo. Laŭ iu neklarigebla fizika fenomeno, la eksperimento translokis ilin al alia dimensio aŭ paralela universo.

Unuavide, tiu „alternativa mondo”, al kiu ili estis transportitaj, ne tre malsimilis al ilia propra. Ne longe poste, tamen, ili konstatis, ke en tiu medio ŝajnis, ke la tuta historio kaj vivkondiĉoj, kiuj al ili estis konataj, suferis iun koŝmaran metamorfozon.

Priskribante sian sperton en la alternativa dimensio (por provi orienti sin kaj konservi sian mensan sanon), la anoj de la teamo ne ĉesis uzi la loknomojn, datojn kaj nomojn de gravaj personoj, al kiuj ili estis alkutimiĝintaj en sia propra dimensio, kvankam ili sciis, ke tio ne estas la reala situacio.

Laŭ la historio en tiu dimensio, dua mondmilito ja eksplodis en la responda jaro, sed, kontraŭe al la rezulto en nia konata mondo, la venkinta nacio estis la agresinta.

En la unuaj jaroj de la milito, la fortega kaj sperta armeo de la Gvidanto de la lando, kiun la teamo iom konfuze nomis Germanio*, fulmrapide invadis ĉiujn landojn de la okcidenta kaj meza eŭropa ĉeftero, krom Svedio. La lasta, kune kun Francio, Iberio kaj Italio, iĝis satelitaj nacioj de la Kvara Regno. Poste, la balkanaj landoj estis konkeritaj, kaj fariĝis ties kolonioj. Dum iom da tempo, la Gvidanto hezitis invadi la Britajn Insulojn, sed liaj spionoj informis, ke tiu lando troviĝas en ege malfortaj cirkonstancoj. Post la unua mondmilito, ĝi draste reduktis sian profesian armeon. Al novaj rekrutoj mankis sperto, trejnado kaj armiloj. Ĝia mararmea ŝiparo estis impona, sed malmoderna. Militaj aviadiloj estis malmultaj kaj malnovaj. Estis kreata civila milico, la tiel nomata „Loka defenda volontularo”, sed ĝi konsistis el junuloj, mezaĝuloj, kaj eĉ maljunaj viroj, kiuj devis trejniĝi uzante stangojn de balailoj, pro manko de pafiloj. La pafiloj de la propra armeo estis de la sama antikva modelo kiel tiuj, kiujn la britoj uzis dum la afrika milito kaj en la unua ultradimensia mondmilito.

Sekve la superaj oficiroj persvadis la Gvidanton ne perdi pli da tempo, sed tuj invadi ne nur la Kanalinsulojn, kiuj jam estis okupitaj, sed ankaŭ la tutan Britan insularon. La neŭtraleco de la Irlanda Libera Ŝtato, kaj tiu de Svislando, estis kelktempe respektataj de la Gvidanto. La britoj rezistis, sed estis venkitaj en ĉiuj teraj kaj aeraj bataloj. En la montaraj regionoj de Kimrio kaj Skotlando, bandoj da gerilistoj daŭre rezistis, kaj neniam estis tute ekstermitaj.

En la hejmlando kaj en la okupitaj teritorioj, okazis intensa persekutado de minoritatoj kaj skismanoj. La popoloj de la ĝermanaj nacioj estis malpli severe traktataj ol la mezeŭropaj kaj balkanaj, kiuj multe suferis, ĝis interveno de Granda Rusio, kiam la traktado estis mildigita. Tamen, la Gvidanto ne aŭdacis invadi Grandan Rusion, kaj ne estis milito inter tiuj du grandaj potencoj.

La okupitaj skandinavaj landoj kaj Britio ĝuis iom pli da libereco ol la aliaj teritorioj. Iliaj lingvoj ne estis malpermesitaj, sed la okupantoj malestime rigardis ilin kiel nurajn ĝermanidajn dialektojn, kaj insistis, ke la germana estu la ĉefa lingvo de instruado kaj de administrado. Tion la angloj forte rezistis, sed post kiam ili konstatis, ke ili ne komprenas la klopodojn de la simplaj soldatoj (el kiuj multaj estis kamparanoj aŭ filoj de ordinaraj laboristoj) komuniki en la angla, ili cedis, kaj komencis uzi kelkajn vortoj kaj frazojn en la idiomo de la okupantoj. La kaŭzo de la miskompreno devenis de la fakto, ke, kvankam la angla estis instruata kiel fremda lingvo en germanaj lernejoj, la tieaj instruistoj insistis, ke la lernejanoj ĉiam prononcu la anglan vokalon „a” kiel „e”, kio kaŭzis teruran miskomprenon. Tiele, la vorto bad (malbono, -a) prononciĝis kiel bed (lito); man (viro) kiel men (viroj)>; fan (ventumilo) kiel fen (marĉejo); kaj sad (malĝoja) kiel sed (t.e. „said”: diris). Samtempe, la angloj tiom malbone prononcis la germanan, ke dum longa tempo interkompreniĝo restis malfacila. Finfine, la juna generacio regis la lingvon de la okupantoj, kaj eĉ komencis preferi ĝin, sed por tio multe da tempo estis bezonata.

La Gvidanto, kies ŝatokupo estis arkitekturo, dumlonge ambiciis krei tute novan ĉefurbon kun vastaj placoj, larĝaj avenuoj, kaj kolosaj palacoj. Ĝia nomo estos Teŭtonia. Samtempe, li volis transformi sian hejmurbon en pseŭdogrekan civiton. La planoj por tiuj projektoj jam estis faritaj.

Laŭ dekreto de la Gvidanto, multaj loknomoj en la okupitaj teritorioj estis germanigitaj. En Francio, Lyon iĝis Loewen, kaj Marseille iĝis Marschallburg. En Anglio, Birmingham iĝis Barmendorf, kaj Manchester estis ŝanĝita al Menschenburg. La germanaj nomoj estis reuzataj en lokoj, kie tiu lingvo iam estis parolata: Bohemio, Sud-Tirolo, Alzaco, Loreno kaj tiel plu.

Aliflanke, por malfaciligi la vivon de la invadintoj, kaj por antaŭenigi la agadon de rezistantoj, pli kaj pli da homoj en regionoj, kie ekzistis lokaj etnaj lingvoj kaj dialektoj, decidis uzi nur sian idiomon en la ĉeesto de la malamikoj. Tio multe helpis revigligi lingvojn kiel la keltaj, la eŭska kaj la soraba.

La scienca teamo rememoris, ke en la mondo de ilia originala dimensio, grupo da germanaj oficiroj kaj civiluloj naŭziĝis pro la brutaleco de la Naziisma reĝimo, kaj faris komploton por mortigi la Führer. Iu kuraĝa oficiro, Grafo Claus von Stauffenberg, lasis en bunkro, kie la Diktatoro konferencis kun sia stabo, bombon kaŝitan en teko. La bombo eksplodis, sed la Führer eskapis. Kolonelo Stauffenberg estis punmortigita. Tamen, en la paralela universo, la Gvidanto fakte mortis, kaj nomumiĝis nova Gvidanto, iu admiralo de la regna floto. Dum iom da tempo, la ŝanĝo ne multe plibonigis la vivkondiĉojn de la okupitaj nacioj, sed iom malpeziĝis la subpremo kaj la persekutado. Malpli da homoj estis enkarcerigitaj kaj mortigitaj en laborkoncentrejoj.

Konstatante iom da mildigo en la sinteno de la germanoj, la registaro en Moskvo postulis, ke ĝiaj slavaj fratoj regajnu sian sendependecon. La nova Gvidanto unue rifuzis, sed liaj konsilantoj jam konstatis, ke la Kvara Regno estas nun tro vasta por esti efike administrata, do li malvolonte rezignis pri tiuj teritorioj. Tiu cedo multe malfortigis la pugnoforton de Germanio en la ceteraj okupitaj landoj.

Ĝi retiris la plimulton de siaj trupoj el tiuj teritorioj, lasante nur nominalajn garnizonojn „por defendi la pacon”.

Intertempe, la popoloj en la invaditaj landoj alkutimiĝis al la kondiĉoj sub la regado de la germanoj. La kapablaj germanoj ja provizis ilin per bona sanservo, elstara transportsistemo, puraj urboj, kaj – finfine – kvazaŭa aŭtonomio.

Nur en la kamparaj regionoj estis ankoraŭ venĝemo kaj rankoro kontraŭ la invadintoj.

En la urboj la influo de la germana lingvo estis ĉie evidenta. Multaj germanaj vortoj estis enkondukitaj en la lokajn lingvojn. Butikoj, magazenoj, publikaj domoj, hoteloj, restoracioj ktp portis nomojn kaj reklamojn en la germana aŭ en iom absurda lingva miksaĵo. Ekzemple, en Anglio vidiĝis „Kneipe-Pub”, „Gesundheitness”, „Imbiss-Fastfood”, „Chips-und-mehr” ktp. Inter la junuloj furoris germana slango, kaj ĉiuj volis porti germanajn Mützen (ĉapojn), Hosen (pantalonojn) ktp. Ili volis kanti nur popularajn germanajn kantojn. Eĉ kiam ili kantis en siaj lingvoj, ili emis imiti germanan akĉenton. La modoj kaj kutimoj iĝis pli kaj pli germanaj.

Kun iom da surprizo, la scienca teamo konstatis, ke, kvankam la socio de la neŭtrala Usono ja ekzistis en la ultradimensio, ili povas observi absolute neniun influon de tiu parto de la mondo. Plie, ĝi ludis neniun rolon en la internacia politiko.

Bedaŭrinde la teamo trovis, ke ili ne plu kapablas toleri la vivon en la ultradimensio, nek la penson, ke ili neniam povos reiri al sia propra universo. Du el ili freneziĝis; la tria mortigis sin glutante cianidan acidon, kiu en ilia patrina lingvo nomiĝas prusa acido.

Postvorto: La partikla akcelilo neniam plu estis uzata.

Albisturo KVINKE
* La nomoj kursive presitaj ne prezentas landojn aŭ personajn nomojn ekzistantajn en nia dimensio, sed respondajn en la ultradimensio. La scienca teamo nomis ilin laŭ la nomoj al ili konataj en sia universo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Frustriĝo de marĝena suferanto

La aŭtoro, Gotoo Hitosi, priskribas siajn travivaĵojn dum kaj post la tertremo kaj cunamo en Japanio.

La 11an de marto posttagmeze mi estis, kiel kutime, en la universitata oficejo en la kvara etaĝo. Je la 14a kaj 46 minutoj mi sentis tremetojn. Evidente temis pri komenciĝanta tertremo.

En la regiono de la pacifika bordo en nord-orienta Japanio oftas tertremoj. Estante denaska urbano de Sendai, mi ja alkutimiĝis al tertremoj, kiuj plej ofte okazigas nenion specialan. Efektive, du tagojn antaŭe, oni havis unu mezgrandan, sen videblaj damaĝoj. Malofte venas ja grandaj. En 1978 forta tertremo kaŭzis la morton de 28 personoj en Sendai kaj ĉirkaŭaj regionoj. La dato, la 12a de junio, restas neforgesebla por la urbo.

Jam antaŭe specialistoj prognozis, ke granda tertremo atakos la regionon kun probablo de 99 % iam dum la venontaj 30 jaroj. Homoj en ĉi tiu regiono bone konscias la aferon kaj preparis sin al estonta tertremo per diversaj rimedoj.

Skuoj

La unuaj tremetoj sentiĝis pli kaj pli forte kaj daŭris longe. Mi provis malŝalti la komputilon por sekurigi la datumojn, kaj apenaŭ komplete malŝaltis, kiam komenciĝis la ĉefaj skuoj. Mi sentis, kvazaŭ la konstruaĵo dancus. Libroj lavange falis de la bretaroj kaj inundis la plankon ĝis miaj genuoj. La tremego daŭris minutojn kaj, kiam la tremego fariĝis malpli forta, mi elsaltis el la ĉambro en la koridoron.

En la studenta ĉambro la situacio estis malpli bona. La librobretaroj, alboltitaj al la muro, falis, disĵetinte librojn kaj gazetojn surplanken. Duonfalinta bretareto apogis sin al la pordo kaj baris ĝin. Mi vokis enen al la studentoj por certiĝi, ke neniu estas vundita, kaj kuraĝigis ilin eskapi. Ni kune fuĝis el la konstruaĵo kaj iris al vasta korto. Studentoj el eksterlando, precipe el Koreio kaj Ĉinio, estis palaj.

Trankvilo

Iom post iom amasiĝis studentoj, instruistoj kaj oficistoj. Neniu ŝajnis vundita, kaj la konstruaĵoj ne aspektis difektitaj. Malproksime en la urbocentro vidiĝis domegoj, kiuj rekte staris kiel antaŭe. Nek aŭdiĝis sirenoj, nek vidiĝis fajro aŭ fumo. Bona signo! Kvankam intertempe ni sentis kelkfoje fortajn skuojn de la grundo, ni retrovis trankvilon.

Mi komence provis reiri hejmen per la aŭto kiel kutime, sed montriĝis, ke tio ne eblas, ĉar la trafiko estis kelkloke preskaŭ ŝtopita. Mi do lasis la aŭton en la parkumejo kaj piediris hejmen en unu horo.

Reveninte hejmen, mi retrovis ĉiujn familianojn bonfartaj kaj konstatis, ke ankaŭ la domo eltenis la tertremon, kvankam ene estis tute kaose kaj kelkaj mebloj estas difektitaj. Mankis provizo de elektro, gaso kaj akvo, sed mi decidis ne evakuiĝi, sed resti hejme.

Nuklea centralo

Telefono, hejma kaj poŝa, ne funkciis. En la mallumo ni aŭskultis radion kaj aŭdis raportojn ne nur pri la tertremo, sed ankaŭ pri 10-metra cunamo kaj akcidento en atomcentralo. Mi povis nur nebule supozi iel gravan damaĝon, sed tiam mi ne kapablis imagi pli konkrete. La sekvajn tagojn, sabate kaj dimanĉe, mi okupiĝis pri enmanigo de akvo, manĝaĵoj, hejtaĵo kaj aliaj necesaĵoj.

Nur kelkajn tagojn poste, kiam la elektro revenis, mi eksciis pli detale, ke la tertremo, multe pli intensa ol oni supozis, trafis preskaŭ la tutan orientan Japanion, ke la katastrofa cunamo kaŭzis tragedian damaĝon en la pacifika marbordo, forrabante eble dekmilojn da vivoj kaj sennombrajn proprietaĵojn, kaj eĉ plie kaŭzis seriozan akcidenton en la atomcentralo. Poste lokaj komunikiloj raportis, ke strukturaj difektoj en multaj konstruaĵoj en la urbo estas pli seriozaj ol laŭŝajne.

Mesaĝoj

Kun elektro reestabliĝis la telefona kaj reta konektoj. Mi interŝanĝis mesaĝojn kun lokaj kaj foraj amikoj kaj konstatis, ke neniu el miaj parencoj, amikoj kaj konatoj estas forte trafita.

Laŭ la tempopaso mia ĉiutaga vivo iom post iom stabiliĝis, kvankam restas kelkaj maloportunaĵoj kaj tia situacio supozeble daŭros relative longe, ĉar ekzemple la kloaka sistemo tra la urbo suferis damaĝon. Samtempe la afero entute iel frustris min iom post iom.

Mi demandas min, ĉu mi estas viktimo. Mi hezitas jesi, ĉefe ĉar inter miaj parencoj kaj amikoj neniu mortis pro la tertremo aŭ la cunamo, kaj materia perdo estas por mi malgranda. Kompare kun veraj viktimoj mi estas nur marĝena suferanto.

Ruinoj

Mia frustriĝo venas de la fakto, ke mi nun povas pasigi ĉiutagan vivon pli-malpli similan al la antaŭa, dum dek kilometrojn oriente, ĉe la marbordo en la sama urbo, kuŝas ebenaĵo de koto kaj ruinoj, kie pereis centoj da homoj. Kaj tiaj scenoj etendiĝas cent kilometrojn norden kaj suden laŭ la marbordo. Mi povas fari nenion alian ol spekti la scenon en la televido kaj preĝi por la veraj viktimoj. Tion mi nur malfacile povas kredi.

Mi mem ne estas homo speciale orientita al la maro, kaj tamen mi konas kaj amas la belecon de la marbordoj de la regiono, jen rokecaj kaj krutaj, jen sablaj kaj glataj. Kiel averaĝa japano, mi ŝatas marajn manĝaĵojn: fiŝaĵojn, marfruktojn, marherbojn ktp. De tempo al tempo mi vizitis marbordajn urbetojn kaj vilaĝojn por ĝui la pejzaĝon kaj gustumi lokajn frandaĵojn. Mi ja iam kondukis eksterlandajn esperantistojn al la marbordo. Multaj lokoj estas por mi karmemoraj, sed la televido nun montras tute alian bildon ol tiu, kiun mi vidis iam.

Vortaro

La Esperanto-japana vortaro (Japana Esperanto-Instituto, 2006), kiun mi kunredaktis, enhavas, sub la kapvorto „taksi”, ekzemplan frazon: „Ni ĝis nun subtaksis la danĝeron de cunamo”. Tiun ekzemplon mi mem enŝovis, aludante al la tertremo kaj cunamo en Sumatro en 2004. Mi devas konfesi, ke mi estis tiel stulta, ke mi maltrafis la veran signifon de tiu frazo.

Mi povas nun fari nur malmulton por la bono de veraj viktimoj, sed mi certe faros ion por ili. Mi ankaŭ esperas, ke multaj agos simile. Mi deziras nur, ke oni agu ne laŭ sia bontrovo de fore, sed laŭ loka bezono.

GOTOO Hitosi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gotoo Hitosi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne forgesitaj post 50 jaroj

La 28an de majo 1961 aperis en la brita ĵurnalo The Observer artikolo de Peter Benenson kun titolo La forgesitaj malliberuloj.

Temis pri alvoko agadi favore al ses prokonsciencaj malliberuloj. Al ĉi tiu idealisma faro de nur unu persono reagis homoj amase kaj mondskale. Jen la komenco de Amnestio Internacia.

Dum duonjarcento ne forestas gravaj „sukcesoj” de Amnestio Internacia. Liberiĝis senkulpaj prizonuloj kaj mondskale estas reduktitaj mortpunoj. Sed la plej grava atingo eble estas tio, ke homoj, ordinaraj civitanoj, en pacama, neperforta maniero, povas efike kaj rezultodone unuiĝi kontraŭ maljusteco.

Luktado

Kadre de la 50a datreveno de la starigo de Amnestio Internacia ankaǔ la membroj ludas centran rolon. Evidente, ĉar estas la membroj, kiuj fortigas kaj vigligas la movadon en la luktado por homaj rajtoj.

Esenca por Amnestio Internacia estas la mondskala interligiteco de homoj. Interligiteco de membroj kun viktimoj de malrespekto al homaj rajtoj. Suferantaj homoj, kiujn ili ne persone konas, kaj verŝajne neniam renkontos, sed kunhomoj. Tiu ĉi amasa konscio pri interligiteco kaj solidareco estas la ŝlosilo de la ĉie kreskanta influo de Amnestio Internacia.

La organizaĵo ege modeste celebras sian oran jubileon. Ĝi ja ne estas fondita por festi, sed por batali kaj labori. Helpon kaj subtenon Amnestio Internacia spertu ankaŭ de „nia diligenta kolegaro”.

Jacques TUINDER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacques Tuinder el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas

En la komenco de la jaro 1966 mi trovis informilon en mia poŝtkesto, kiu post legado kaj pripensado esence influis mian ceteran vivohistorion. Ĝin sendis organizaĵo, kies ĉefa celo estas batali kontraŭ la tiel nomata „nenecesa” vidhandikapeco. El ĝi mi ekkomprenis, ke en nia mondo vivas milionoj da blinduloj, kiuj povus ĉiumatene ĝui la miraklan sunleviĝon, se por ili prezentiĝus helpo oftalmologia. Sur mian koron marteladis la mantro, ke tri el kvar nevidantoj estas eviteble – ĉu prevente, ĉu kurace – vidhandikapitaj. Eblis per simbola modesta monsumo helpi al afrikaj okulpacientoj, ĉefe kataraktuloj, per operacio.

Agado E3

Mia edzino Vera kaj mi decidis „adopti” kelke da pacientoj en Kenjo kaj ankaŭ varbi pliajn adoptontojn inter parencoj, amikoj, najbaroj, kolegoj ktp. Kaj danke al la ĉielo ni havis sufiĉe da sukceso. Tio kondukis nin al la iniciato propagandi tiun valoran agadon ankaŭ inter „nia diligenta kolegaro”, kiu „en laboro paca ne laciĝas”. La bonan lingvon ja kreis okulisto, kiu krome ligis belan idealon, valoran ideon kun sia spirita infano. Tamen, laŭ ni la tiel nomata „interna ideo” ne restu tro interna kaj abstrakta, sed „eksteriĝu”, ekzemple per servado al blindaj kaj malforte vidantaj homoj. Malmultaj esperantistoj scias, ke unu tagon en la semajno Zamenhof, kiu tre forte nin inspiradis, kuracis siajn plej malriĉajn pacientojn plene senhonorarie. Tiel en novembro 1966 aŭdiĝis en la Esperanto-gazetaro la alvoko: „Esperantistoj, esperigu esperantojn”, per kio naskiĝis Agado E3. Kio ja estas pli bona kaj bela ol doni lumon al tiuj, kiuj ade, sed tute senbezone, vivas en eterna nokto?

La iniciatinto spertis, ke estas treege malfacile malfermi okulojn de niaj samideanoj antaŭ tiu giganta mondproblemo. Propagandante en propra rondo li do perdis multe da tempo, energio kaj mono, kiujn li prefere utiligu favore al okulpacientoj en ekonomie malfortaj landoj. Post 25-jara agado li decidis limigi sin al sialandaj helpantoj kaj serĉi kolegon, kiu havas evidentan talenton sukcese heroldi inter alilandanoj kaj do „fiŝkapti” en verdstelaj akvoj. Post dudeko da jaroj tiu persono bedaŭrinde ankoraŭ ne anoncis sin. En la periodo 1966-1991 la projektoj grandparte limiĝis al Afriko, nome al Kenjo kaj Malavio (veturantaj okulklinikoj), Kamerunio (40-lita okulhospitalo), Ganao (optikejo), Maroko, Sud-Afriko kaj Tanzanio (okulkuraca instrumentaro). Poste aldoniĝis Albanio, Bulgario, Kosovo, Moldavio, Rumanio, Rusio, Barato, Srilanko kaj Taĝikio.

Nova nomo

En 1997 la nomo de la kampanjo alibaptiĝis en Nederlando kiel Stichting Zienderogen (kun e-e-e), kaj ekster la nederlandaj landlimoj ĝi konatiĝis kiel Fondaĵo Evidente (Eye-Care Foundation, ankaŭ kun e-e-e). Karakterizas nian fondaĵon, ke ĉiuj donacoj kaj subvencioj fluas rekte kaj integre al la projektoj kaj ke deĵoras ekskluzive volontuloj. Neniu ricevas pagon por sia laboro! Kromajn kostojn (varbado, papero, poŝtmarkoj, telefono, transporto ktp.) pagas, kiel lian kontribuon, la poŝo de la iniciatinto, kiu plenumis sian taskon en liberaj, eksterprofesiaj horoj. La plej gravaj laborterenoj jenas: misioj kun okulistoj kaj optikistoj, instruado al infanoj vidhandikapitaj, rekapabligo kaj loĝado. La helpo estas direktata al la plejmalriĉuloj; ni do laboras inter ciganoj, vivaĉantaj sur rubodeponejoj, inter prizonuloj en malliberejoj, en flegejoj por handikapitoj kaj pliaĝuloj, infanhejmoj kaj orfejoj, institucioj por infanoj malforte vidantaj kaj surdaj, hejmoj por eksaj infansoldatoj, socialaj entreprenoj, psikiatriaj klinikoj ktp. Ĉiam oficiale invitas nin asocio por vidhandikapitoj, kiu faras por ni programon kaj sub kies respondeco ni praktikas por eviti panŝteladon al lokaj specialistoj.

Dum la pasinta jaro libervoluloj de „Evidente” vizitis la jenajn landojn: Srilanko (februaro), Maŭritanio (marto), Ukrainio (aprilo), Maroko (julio), Kongo (septembro) kaj Rusio (novembro). Ne malofte invitoj atingas la kunordiganton pere de esperantistoj, kaj en tiuj landoj sekve okazas – kadre de nia ĉeesto – agrablaj kaj fruktodonaj renkontiĝoj kun Esperanto-kluboj (Kongo, Kaŭkazio, Kaliningrado, Krimeo ktp). Regule ili asistas dum nia laboro, akompanante kaj tradukante. En 2010 ni servis al ĉirkaŭ tri mil personoj per laŭreceptaj okulvitroj! Kiam ni deĵoris en Kaliningrado, la nederlanda okulisto, kiun mi en 1979 ekkonis en Kamerunio, tre miris, ke apenaŭ unu kolego komprenas la anglan lingvon. Tio grave malfaciligis lian taskon fake krominstrui studentojn kaj jamajn oftalmologojn ...

La nunan jaron okulisto kaj kvar optikistoj vojaĝis al Maŭritanio por prepari gravan projekton (marto) kaj sep optikistoj vizitos okcidentan Ukrainion por starigi optikejon (aprilo). Dume ni ricevis inviton de esperantisto en Mwanza (Tanzanio), kiu zorgis pri oficiala invito de la asocio de vidhandikapitoj, kaj tio ebligos novan mision en la venonta junio. Sekvos en oktobro misio al Gambio. Plurajn invitojn ni estonte atendas el la vasta Rusio.

Stafeta transdono

En la pasinta januaro la iniciatinto de „Evidente” atingis la aĝon de 78 jaroj, kaj li ekopinias, ke venis la tempo por transdoni la daŭre kreskantan taskaron. Aliaj daŭrigu lian agadon, kaj tio signifas, ke tiam Esperanto ne plu ludos centran rolon, ĉar neniu nuna kaj morgaŭa estrarano scipovas ĝin. Ĉiam mi havis multe da kontaktoj kun blinduloj kaj surdoblinduloj pere de la brajloskribo. Mi esperas, ke almenaŭ unu estrarano ĝin lernos, sed la korespondo ĝenerale fariĝas en ... Esperanto. En la daŭro de la tempo ni finance adoptis blindajn infanojn en Kongo, Maroko, Maŭritanio kaj Rumanio. Tiu devigo daŭros ankaŭ dum la venontaj jaroj; por tio ni do aranĝis financan rezervon.

Kore mi dankas al porblindulaj organizaĵoj, servokluboj, revendejoj, nia komunumo, ekleziaj komunumoj kaj monaĥejoj ktp pro la granda subteno, kiun ili dum dekoj da jaroj malavare donis al nia kampanjo. Kompreneble varman kaj sinceran dankon ankaŭ al ĉiuj fidelaj samideanoj. Ofte mi ricevis leterojn, en kiuj oni nomis min „nobla homo”, kiu „faras laŭdindan laboron” ... Ĉu estas pliaj homoj noblaj kaj laŭdinde laborantaj?

Jacques TUINDER
Jacques Tuinder estas prezidanto de Fondaĵo Evidente, Henegouwenlaan 35, 1966 RH Heemskerk, Nederlando. zienderogen@casema.nl, www.stichtingzienderogen.nl

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacques Tuinder el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vilaĝoj sen gepatroj

Antaŭ nelonga tempo, post pli ol trihora piedirado, scivola ĵurnalisto atingis vilaĝon ĉe la piedo de monto. Lian atenton tuj kaptis ĉirkaŭ sesjara knabino, kun mieno nepriskribebla, sole ludanta antaŭ sia kaduka loĝdomo.

La ĵurnalisto demandis ŝin: „Kun kiuj vi loĝas?” La knabino tuj respondis: „Kun miaj geavoj.” „Kaj viaj gepatroj?” la ĵurnalisto plu demandis. Sed la knabino ne volis respondi kaj nur murmuris ion.

La vilaĝo konsistas el pli ol 50 familioj kaj la loĝantoj estas aŭ junaj aŭ maljunaj. Preskaŭ ĉiuj loĝdomoj estas malnovaj kaj kadukaj. La vilaĝestro, pli ol 50-jara, diris al la ĵurnalisto, ke en lia vilaĝo la laborkapabluloj forlasis siajn familiojn kaj iris al aliaj lokoj por labori.

Printempa Festo

Iliaj gefiloj loĝas kun siaj geavoj, kiuj dorlotas siajn genepojn. Tiuj tamen ĉiam sopiras je siaj gepatroj kaj vivas sen gepatra amo. Nur dum la Printempa Festo, la plej grava festo de Ĉinio, kelkaj gepatroj hejmenrevenas por ĝui festan etoson kun la familianoj. Ĝuste pro tio la gepatroj fremdas en la okuloj de siaj gefiloj.

En Ĉinio, precipe en la okcidento, la ekonomio estas relative postrestinta. Oni ne povas trovi laboron en fabrikoj aŭ aliaj kompanioj. Vilaĝoj tiaj estas grandnombraj, kaj la laborkapabluloj forlasas siajn hejmojn por labori en urboj kaj tie gajni pli da mono. Tia fenomeno ekzistas jam de pli ol 30 jaroj en Ĉinio.

Ekonomikistoj opinias, ke la ĉina ekonomio rapide disvolviĝas ĝuste pro tiuj homoj. Kvankam ili ne posedas specialajn spertojn, ili tamen senlace laboras. Komence neniu atentis la sorton de iliaj gefiloj, sed nun la registaro pli kaj pli pri ili konscias. La geknaboj estas la estonteco de la ŝtato, kiu iam dependos de ili.

XU Jinming

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prezidantino elektita

Komence de aprilo elektiĝis en Kosovo prezidantino. Atifete Jahjaga, 36-jaraĝa, ricevis subtenon de 80 el 101 deputitoj en la parlamento.

La antaŭa prezidanto, Behgjet Pacolli, estis malagnoskita de la konstitucia kortumo de Kosovo pro malregulaĵoj dum la elekto. Simile okazis al antaŭa prezidanto, Fatmir Sejdiu, kiu malregule retenis la postenon de partiestro.

La novan prezidanton subtenis la ĉefaj partioj. Bojkotis ŝian elekton la partioj „Memdecido” kaj „Alianco por la Estonteco de Kosovo”, kiuj kredis, ke la elekto daŭrigos la vivon de registaro celanta „sovaĝe” privatigi poŝtajn, elektrajn kaj aliajn servojn.

Unuiga faktoro

La nova prezidanto, kiu deĵoris kiel vicdirektoro de la kosova polico kaj kiu trejniĝis en Anglio, Germanio kaj Usono, promesis esti unuiga faktoro en Kosovo kaj reprezenti ĉiujn civitanojn. Ŝi konsideris normala traktadon kun Serbio: tio stabiligos la regionon. Ŝi volas ankaŭ kunlabori kun Eŭropa Unio kaj Usono.

La parlamento same voĉdonis, por ke post unu jaro la popolo rekte elektu sian prezidanton.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tragedio en lernejo

Matene de la 7a de aprilo 2011 okazis amasmortigo en publika lernejo de la brazila urbo Rio-de-Ĵanejro. La murdinto estas ekslernanto.

Wellington Menezes [ŭéliton menezis] venis en sian iaman lernejon Tasso da Silveira [tasu da siŭvejra] kaj, pretekste, ke li volas preni dokumenton, facile trompis la funkciulinon, kiu enlasis lin.

Li supreniris ĝis la dua etaĝo kaj, portante du revolverojn, ekpafis en du el la tieaj klasĉambroj. Lernejanoj meze de la paniko sukcesis kontakti policanojn, kiuj – tute hazarde – reguligis trafikon proksime al la lernejo.

Kuglo

Serĝento Márcio Alves [marcju aŭvis] senprokraste eniris la lernejon. Li trovis la murdinton tiam, kiam tiu estis suprenironta al la tria etaĝo. Menezes provis mortigi la policanon, sed tiu pli rapide reagis. Kuglo de la policano trafis la murdinton en la kruron. Vundita, Menezes sin mortigis per kuglo en sian kapon.

La ago de la serĝento preventis pli grandan tragedion. Tamen mortis 12 gelernantoj, kaj multaj aliaj estas vunditaj. La fakto, ke dek el la mortigitoj estas knabinoj, eble montras psikologian trajton de la murdinto. Aldonindas prefero pafi en la kapon aŭ la torakon de la viktimoj.

Letero

En poŝo de la murdinto troviĝis letero, en kiu Menezes detalis, kiel oni preparu lian korpon por enterigo. Petante la pardonon de Dio, li esperis reveni al la vivo per la manoj de Jesuo.

La amasmortigo ligiĝas kun la kontraŭleĝa komerco de pafiloj. Tiamaniere supozeble mense malsana junulo, ne konata al la polico, aĉetis du revolverojn kaj pafis pli ol 60 kuglojn en gimnazianojn. La polico jam arestis du vendistojn de unu el la pafiloj kaj malkovris la sumon pagitan de Menezes: 260 realojn (113 eŭrojn).

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝnurveturi

La torentaj akvoj de la rivero Salvino (Nugjiang) en la sud-okcidenta Ĉinio impetas en kanjono kun altaj krutaĵoj. En la rivera regiono cirkulas jena legendo: paro da geamantoj el la minoritato Lisu loĝis sur ambaŭ bordoj de la rivero. Ĉagrenite de la neeblo renkonti unu la alian kaj inspirite de la ĉielarko, ili streĉis ŝnuron kiel ponton super la rivero Salvino. De tiam tiu simpla trafikilo estas vaste uzata. Por ĝi oni bezonas pulion kaj rimenon.

La ŝnurveturo de bordo al bordo postulas kuraĝon. Oni konfidas sian vivon al la fortika ŝnuro kaj ĝuas desupre la kanjonon, pendante en la aero. Estas aŭdebla la surdiga muĝo de la akvofluo sube. Oni nature sentas timon. Tamen, vidante kiel viroj kaj virinoj libere moviĝas, iufoje permane, tien kaj reen, oni ne povas reteni sian admiron pri ilia braveco.

Nuntempe super la rivero Salvino estas konstruataj ĉiam pli da pontoj, stile diversaj kaj forme respektindaj, tamen pontoŝnuroj plu ekzistas. Nun multaj uzas ilin ankaŭ kiel amuzan kaj sportan ilon. Turistoj venas eĉ el malproksimaj lokoj sperti la aventuron de ŝnurveturo super la muĝanta kaj furiozanta rivero.

MINOSUN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Minosun el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Libera moviĝo, liberaj opinioj

Koleris albanoj, kiam rumana deputito en la Eŭropa Parlamento, Boştinaru Viktor, diris, ke EU nuligu la pli liberan vizo-reĝimon por albanoj. Jam ekde decembro pasintjare albanoj rajtas libere moviĝi tra la t.n. Ŝengen-landoj de Eŭropa Unio.

Albana deputito, Jozefina Topalli, akuzis la rumanon pri rasismo, dirante, ke lin influas eksterlandaj malamikoj de Albanio. Albanoj respektas la regulojn rilate liberan moviĝon, ŝi diris, kaj senkiale postuli nuligon de tiu ĉi rajto „kanajlas”.

Boŝtinaru, kadre de dutaga konferenco pri Balkanio okazanta en aprilo, neis la asertojn de sinjorino Topalli, taksante ilin „ofendaj”.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vakso vokas ...

En Vieno estis malfermita filio de la londona vaksfigura muzeo de Madame Tussaud. Ĝi estas la tria en Eŭropo post Amsterdamo kaj Berlino.

La aŭstra prezidanto Heinz Fischer inaŭguris la muzeon, kiu situas en la parko Prater. En ĝi estas prezentataj vivfidelaj kopioj de 65 aŭstraj kaj internacie konataj personoj. La prezidanto pozis apud sia duoblulo el vakso, kiu surhavas malhelan kostumon.

En la muzeo troviĝas vaksfiguroj de la aŭstra imperiestra paro Franz Joseph kaj Elisabeth (Sissi), samkiel steluloj kiel la usonaj geaktoroj George Clooney kaj Angelina Jolie. Tie eblas vidi ankaŭ kopiojn de la usona prezidanto Barack Obama, la germana kancelierino Angela Merkel, la modelino Heidi Klum kaj Papo Benedikto la 16a.

Temhaloj

La pretigo de la vaksfigura muzeo daŭris du jarojn kaj duonon. Ĝi ampleksas areon de 2000 m2 kaj kostis 8 milionojn da eŭroj. La muzeo konsistas el diversaj temhaloj: historio, muziko, filmo, sporto, politiko kaj viziuloj. Ĉiu vaksfiguro kostas 200 000 eŭrojn kaj la ellaboro daŭras de tri ĝis ses monatojn.

La elstaruloj ekspoziciotaj en la viena filio de la muzeo estis elektitaj post enketado inter vienanoj kaj ankaŭ eksterlandaj turistoj. Unu persono estis ege dezirata: Wolfgang Amadeus Mozart. Li estas menciita en ĉiuj enketiloj.

La viena filio de Madame Tussauds proponas ankaŭ interagajn ludojn. La vizitantoj povas ekzemple ludi pianon kun Franz Schubert, fari teston pri inteligenteco kun Albert Einstein aŭ fari dekunumetran punŝoton kun la aŭstra futbalisto Hans Krankl. Krome estas permesite tuŝi la figurojn kaj esti fotata kun ili.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara

Mikaelo Serveto estis hispana teologo kaj fiziologo. Jam ekde frua aĝo li profundiĝis en la temon de la kristana dogmo pri Dio kiel Triunuo. Liaj studoj kondukis lin al la konvinko, ke la bibliajn donitaĵojn en la dogma historio oni ne sufiĉe atentis: li pledis por reiro al la „simpla kredo de la frua kristanismo”. Ĉe tio por li ankaŭ estis argumento, ke „reĝustigo” de kristanismo tiuterena povus montri vojon al interpaciĝo kun judismo kaj islamo, kiuj ambaŭ ja ege emfazas la unuecon de Dio. En la bibliaj tekstoj mem kaj ĉe la plej fruaj ekleziaj aŭtoroj la Triunuon oni ne trovas: ĝi formiĝis, laŭ li, el rezonadoj de tipe greka filozofio.1

Serveto en 1531 publikigis sian konvinkon en la verko De trinitatis erroribus („Eraroj en la doktrino pri la Triunuo”), kiun en Bazelo la urbestraro grandkvante igis neniigi. Romkatolikoj kaj protestantoj same kolere protestis. Serveto male provis klarigi siajn tezojn per Dialogi de trinitate („Dialogoj pri la Triunuo”), sed tio nur pliflamigis la diskutadon.

Kontraŭ la bapto

En 1536 la fama reformaciisto Johano Kalvino (1509-1564) en Ĝenevo aperigis latine sian Institutio christianæ religionis („Instruo pri la kristana religio”), kiu fariĝis la baza teologio de kalvinismo. Serveto plu instruis, ke la doktrino pri la Triunuo kvazaŭ identas je la mitologia trikapa monstro Cerbero. Krome la bapton al infanoj, kiu estis preskaŭ ĉie akceptata kaj praktikata tra la kristana mondo – katolika kaj protestanta –, li konsideris kiel nepre kontraŭan al la instruoj de Jesuo mem. Nur la anabaptisma movado (nuntempe oni parolas pri Menonitoj) estis same kontraŭ la bapto de infanoj.2

Brulŝtiparo

Iasence la temo pri la Triunuo fariĝis persona kverelo inter pluraj gvidantaj teologoj. Jam en 1546 Kalvino diris en letero al amiko-teologo, ke neniam li lasus Serveto viva foriri. En 1553 aperis en Liono nova verko de Serveto, Christianismi restitutio („Reĝustigo de kristanismo”), kies titolo estis rekta atako kontraŭ Kalvino.3 En Liono unue kaptita, poste eskapinta el kaptiteco, Serveto iris al Ĝenevo, kie ĉe diservo oni rekonis lin kaj enkarcerigis. Kiel dirite, kaj katolikoj kaj protestantoj furioze kontraŭis lian instruon. Post proceso en Ĝenevo, li estis kiel herezulo kondamnita al la morto sur brulŝtiparo. Kalvino en la karcero ankoraŭ provis konvinki lin forlasi sian teologion – kio kompreneble ne efikis. La 25an de oktobro 1553 li estis viva ŝtiparumita. En la nuna jaro en oktobro plurlande oni honore memoros pri li kiel martiro pri la konscienca libereco.

1. En siaj Antaŭparoloj al la Nova Testamento en 1516 Deziderio Erasmo jam emfazis, ke la sola novtestamenta teksto pri la Triunuo ne troviĝas en la origina greka teksto. En Esperanto tiu verkaĵo de Erasmo aperis en 2011 en traduko de Gerrit Berveling.
2. Serveto uzas por ĝi la belan terminon pedobaptismo.
3. La stilo de Serveto estas fojfoje tre atakema. Eta ekzemplo: sian „Reĝustigo de kristanismo” en paĝo 670 li finas post serio da 30 leteroj al Kalvino jene: „Kiu vere kredas, ke la Papo estas la Antikristo, tiu same kredos, ke la papisma Triunuo, la pedobaptismo kaj la ceteraj sakramentoj de papismo estas doktrinoj de demonoj. Ho Jesuo Kristo, filo de Dio, plej kompatema savanto, kiu tiel ofte liberigis vian popolon el premateco, liberigu nin kompatindajn homojn el tiu ĉi babilona ekzilo de la Antikristo, el ties hipokriteco, kaj el idolatrio. Amen.”
Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malantaŭ la montrofenestro

La plimulto de la turistoj flugintaj al kaj el Grekio en la lasta jardeko trapasis la internacian „pordegon” de la lando. Temas pri la flughaveno Eleftherios Venizelos de Ateno, kiu ĉi-jare festis sian 10-jariĝon.

La malferma tago, en 2001, malbone aŭguris. Dum kelkaj horoj, okaze de la „ŝanĝo de la gvardio” inter la malnova kaj nova flughavenoj, Ateno estis la sola ĉefurbo en la mondo sen flughaveno. Kelkaj petis la demision de la tiama ĉefministro, Kostas Simitis, ĉar la flughaveno devus enkonduki novan transport-eraon.

Kliŝoj

Dum dek jaroj tamen la flughaveno Venizelos konsistigas unu el la floroj ĉe la butontruo de la greka respubliko. Ĝi donas al vojaĝantoj bildon pri organizado, funkcikapablo kaj pureco, pri kiuj efektive la grekoj – spite al kliŝoj – estas kapablaj.

Oni pripensu ĉi-rilate la senmankan organizon de la Olimpikoj en 2004 kaj de la festivalo Eurovision en 2006: kroma pruvo pri la laboremo de la greka popolo.

Eleftherios Venizelos ricevas ĝis hodiaŭ multajn laŭdojn. Tamen kio pri la malnova flughaveno Ellinikò? La ejo estas forlasita kaj neglektata. Do malantaŭ enviinda montrofenestro, Ateno kaŝas siajn ruinojn.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri papoj kaj princoj

En 2005, kelkajn semajnojn post la morto de la papo Johano Paŭlo la 2a, mi tralegis kaj poentis ekzercojn de unuajaraj studentoj pri ĵurnalismo. La tasko: verki 500-vortan raporton, aŭ profilon, pri homo admirinda.

La studentoj rajtis mem elekti sian admirindulon – kaj plejparte ili elektis verki pri la antaŭ nelonge forpasinta papo. Strange. Britio estas esence sekulara ŝtato, en kiu religioj estas tolerataj de la vasta majoritato de la popolo, sed praktikataj de nur malvasta minoritato. Nur, fakte, la ŝtato – ne la popolo – en iu grava punkto maltoleras romkatolikismon; al tiu ĉi punkto mi revenos.

Do la elekto de Johano Paŭlo la 2a parte surprizis, parte deprimis min. Surprizis, ĉar, kiel dirite, britoj ne aparte interesiĝas pri religiaj aferoj; deprimis, ĉar la studentoj pigre prenis raportojn pri la papo aperintajn en naciaj amaskomunikiloj kaj ilin senpripense, senkritike, remuldis propracele. Mi kredas, ke, ĝenerale, mi aljuĝis pli da poentoj al tiuj, kiuj montris originalecon kaj verkis pri aliaj figuroj, kaj kies raportoj bezonis iom pli da esplorado.

Miraklo

Mi rememoris ĉi tiun ja naivan entuziasmon pri Johano Paŭlo la 2a, kiam mi legis, ke la romkatolika eklezio lin beatigis survoje, ŝajne, al sanktuligo. Mi notis, ke la iama papo meritas sian beatigon pro de li estigita „miraklo”: kuracado de franca monaĥino. Sed samtempe komencis forgliti la reala mondo. Kie objektiveco? Kie pruvoj? Kie la espereble neŭtralaj atestantoj, kiuj esploris la „miraklon”? Ĉu do ĉiu kuracisto, kiu savas la vivon de alia homo, estu beatigita?

Flanke estu notite, ke ne ĉiu subtenas la beatigon de Johano Paŭlo la 2a. Dum lia papeco la eklezio estis mondskale skuata de seksaj skandaloj: perfortoj fare de sacerdotoj kaj aliaj kontraŭ junaj kaj sendefendaj infanoj. „Mi kontraŭas ĉi tiun beatigon kaj anticipas, ke la estonteco malfavore juĝos Johanon Paŭlon, kiu rifuzis akcepti, ke tiam okazas la plej terura krizo en la eklezio de post la reformacio,” opinias Richard McBrien, profesoro pri teologio ĉe la universitato Notre Dame en Usono.

Tamen, malgraŭ ĉio, centmiloj da adorantoj ariĝis en Romo por atesti la beatigon de Johano Paŭlo. Koincide, dum la sama semajnfino, kolektiĝis en Londono simila nombro da adorantoj de la brita reĝa familio. Kiel en Romo, prezentiĝis mezepoka pantomimo: la dua tronheredonto, Vilhelmo, nepo de la nuna brita reĝino Elizabeto, pompe kaj parade, kaleŝe kaj katedrale, edziĝas.

Diskriminacio

Same kiel la beatigo de iama papo, la adorado de la brita monarĥio defias racion. En ĝia nuna formo ĝi devus ne ekzisti en tiel nomata moderna ŝtato. Antaŭ jarcentoj la filozofo Tomaso Pejn skribis, ke same absurdas hereda monarĥo kiel hereda kuracisto. Kaj, dum en normala socio oni provas elimini ajnan diskriminacion, brita tronheredonto – pro historiaj kialoj – ne rajtas edzinigi romkatolikon (tamen jes ateiston aŭ islamanon), dum unue naskita princino nepre devas cedi sian tronrajton al due naskita princo.

Sendube, pasio pri papoj, monarĥoj, alportas ĝojon, plezuron, eble iom da bono, kune kun sento pri komuneco, solidarigo, fortigo, al milionoj da homoj. Gravas mitoj kaj misteroj: ili kunkreis la estantecon. Sed ilin flegi, vivteni – kiam ili baziĝas sur blinda kredo, kruda diskriminacio – jen neniel admirinda afero, por reveni al la temo de la studenta ekzerco.

Do pardonu min, se mi ekscitiĝas nek pri la beatigo de Johano Paŭlo la 2a nek pri la edziĝo de princo Vilhelmo. Mi festis nek en Romo, nek en Londono, nek antaŭ la televida ekrano en mia hejmo. Mi tamen festis la vivon, biciklante, enspirante ne la mucidan aeron de tradicio kaj privilegio, sed la freŝan aeron de simpla kaj honesta kamparo.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tekniko

Ĉu ankaŭ vi unue legas la kolofonon de la revuo kaj nur poste ĉion ceteran? Estas dubinde, ke multaj legas ĝin, kvankam tie vi ja trovas interesajn informojn pri via ŝatata magazino. Ke Stefan Maul ne plu estas ĉefredaktoro, sed nun honora ĉefredaktoro, kaj ke Paul Gubbins transprenis lian respondecan taskon, vi jam legis tie ĉi. Sed eble vi pasintmonate rimarkis en la kolofono la aldonon de „Teknika redaktoro: Christina Schwarzenstein”.

Kio estas teknika redaktoro? Manuskriptoj devas esti ne nur enhave kaj lingve ĝustaj, sed ankaŭ forme. Ekzemple, supre de tiu ĉi teksto vi vidas la titolon „Tekniko”. Por ke tiu titolo en ĉiuj diversaj versioj de nia magazino – la papera kaj la diversaj elektronikaj formoj kiel ePub kaj PDF – aperu ĝuste, necesas, ke en la manuskripto ĝi aspektu tiel: <t>Tekniko</t>, en kio, kompreneble, la etikedo <t> signifas „tie ĉi komenciĝas la ĉeftitolo” kaj </t> estu komprenata kiel „tie ĉi finiĝas la ĉeftitolo”. Ekzistas kvindeko da tiaj etikedoj, kaj estas la tasko de la teknika redaktoro kontroli ilin kaj, se necese, korekti. Poste tiu redaktoro plusendas la manuskriptojn al la diversaj reviziantoj, korespondas kun ili, se necese, ktp.

Kaj kiu estas la teknika redaktoro? Christina Schwarzenstein jam de pluraj jaroj laboras ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj en la eldonejo de MONATO. Ŝi denaske estas berlinanino, sed de longa tempo loĝas en Antverpeno. Ekster MONATO ŝi kunlaboras en la butiko de FEL, zorgas pri la prezkalkulado de presaĵoj, pri la sendado de leteroj al ĉiuj membroj kaj multo alia.

Ni deziras al ŝi multe da agrablaj laborhoroj en ŝia plivastigita funkcio!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Moderna minaco: radioaktiveco

Okaze de la natura katastrofo en Japanio – tertremego kun tuj posta cunamo – kaj la tuj sekvinta nuklea katastrofo en Fukuŝimo rezulte de la cunamo – ŝajnas esti necese iomete detali la radiadajn problemojn, kiujn la japanoj nun aldone alfrontas. Do kio estas radioaktiveco?

Alfa, beta, gama

De radioaktiveco estas tri ĉefaj specoj: alfa-radiado, beta-radiado kaj gama-radiado, nomitaj laŭ la unuaj tri literoj de la greka alfabeto.

Gama-radioj tre parencas kun la iomete malpli danĝeraj tiel nomataj rentgenaj aŭ X-radioj. Temas pri speco de elektromagneta radiado, do jen survojas fotonoj. Gama-radioj penetras tra multaj materialoj. Por forŝirmi ilin necesas kelkcentimetra tavolo de plumbo. Sed ankaŭ betono sufiĉas, se ĝi havas dikon de kelkaj metroj.

Beta-radiado konsistas el rapidflugaj elektronoj – kvankam iam kaj iam povos temi pri pozitronoj – kvazaŭ la malo de negative ŝargita elektrono. Tiuj estas pli grandaj kaj pezaj ol fotonoj, sed ili estas relative simple haltigeblaj. Por tio sufiĉas aluminia folio el la kuirejo. Ankaŭ aero bremsas beta-radiadon – post kelkaj metroj.

Alfa-radiado konsistas el rapidflugaj atomkernoj de heliumo. Heliumon oni uzas en balonoj kaj eble tio sonas malmulte danĝera. Sed nuda senelektrona nukleo kaj kompleta atomo estas du malsamaj aferoj. Fakte tiu ĉi speco de radiado estas la plej damaĝa al vivaĵoj. Sed tre feliĉe, sufiĉas jam folio de papero por forŝirmi alfa-radiadon. Fakte sufiĉas jam la propra ekstera tavolo de la haŭto – do la morta tavolo. Sed se alfa-radiado tamen iel atingas vivantajn ĉelojn, ĝi estas la plej damaĝa radiado el la tri specoj. Tre feliĉe la aero mem bremsas alfa-radiadon post kelkaj centimetroj.

Propraĵo de kaj alfa- kaj beta-radiado, estas ke ĉe tio la radianta elemento transformiĝas en alian elementon. Ekzemple, jodo povas iĝi ksenono.

Tiel ne estas okaze de gama-radiado. Jen la elemento ne transformiĝas en alian. Fakte ĝia kerna energia stato ŝanĝiĝas.

Unu, du, tri

De kie venas nun la radioaktiveco?

Ĉiu scias sendube, kio estas ĥemiaj elementoj. Temas pri la fundamentaj materialoj, el kiuj ĉio ĉirkaŭ ni estas farita. Homoj donas al ĉiu elemento ne nur nomon. Ĉiu elemento aldone de sciencistoj ricevis numeron komenciĝantan ĉe 1: 1 hidrogeno, 2 heliumo, 3 litio, 4 berilio, 5 boro, 6 karbono ktp, ĝis pli ol 100. Tiu ĉi numero estas fakte la nombro de la protonoj, kiuj troviĝas en ĉiuj kernoj de la atomoj de specifa elemento. Ekzemple atomo de oksigeno havas 8 protonojn en sia kerno, alinome nukleo. Atomo kun 8 protonoj havas normalokaze ankaŭ 8 elektronojn ekster la kerno ie en la spaco rekte ĉirkaŭ ĝi. Jen oksigeno.

Sed tio estas nur duono de la rakonto. En la kerno, do en la nukleo, troviĝas ankaŭ dua speco de nukleono. Apud la protonoj, kiujn ni jam konas, povas aldone troviĝi neŭtronoj. Oni eble menciu, ke protonoj havas pozitivan elektran ŝargon kaj ke elektronoj havas negativan elektran ŝargon. Sume – ekzemple en oksigeno – la 8 protonoj en la kerno kaj la 8 elektronoj ĉirkaŭ ĝi donas nulan ŝargon. La neŭtronoj, male, ne havas ŝargon. Tamen, same kiel protonoj, ili havas pezon. Do se specifa volumeno de oksigeno devus havi pezon de 1 kilogramo – laŭ sia nombro de la protonoj en ĉiu atomo – en la realo, ĝi pro la aldonaj neŭtronoj fakte havos pezon de preskaŭ 2 kilogramoj. Nome, ĉiu neŭtrono pezas preskaŭ same multe kiel protono.

Kiel dirite, la nombro de la protonoj difinas pri kiu ĥemia elemento temas. La nombro de la neŭtronoj aldone pezigas la elementon. En la naturo la nombro de neŭtronoj povas iomete varii. Oni diras, ke specifa elemento povas havi plurajn „izotopojn” – alivorte ĉiuj oksigenaj atomoj havas ja 8 protonojn, sed ne nepre la saman nombron da neŭtronoj. Ekzemple, ekzistas en la naturo oksigenoj kun 8, 9 kaj 10 neŭtronoj. Fakte oni adicias ĉiujn nukleonojn – do protonojn kaj neŭtronojn – kaj parolas pri la izotopoj oksigeno-16, oksigeno-17 kaj oksigeno-18.

Kiel boligi akvon

Ne ĉiuj izotopoj de ĉiuj elementoj estas stabilaj. Ofte ne estas pli ol manpleno de stabilaj izotopoj eblaj. Se iel estiĝas izotopo, kiu ne estas stabila, ĝi disfalos. Ĉe tio ĝi ĉiam perdos ion kaj transformiĝos en alian elementon kun alia nombro da protonoj – iam pli, iam malpli. Tio povas okazi tuj, tio povas okaze kure de jarmiloj – depende de la elemento kaj de la specifa nestabila izotopo. Dum tiu ĉi disfala procezo ĝi dissendas alfa- aŭ beta-radiojn; alivorte, ĝi estas radioaktiva – aŭ alfe, aŭ bete. Aldone, la rezultantaj elementoj de tia alfa- aŭ beta-disfalo povas dissendiĝi kiel gama-radioj. Ĉe ĉio ĉi samtempe povas estiĝi varmego.

La principo de nuklea elektrejo baze de atomkerna disfendiĝo estas preni specifan izotopon de uranio, kiun oni povas disfaligi, kaj ĉe tio eĉ aldone disfendi, kaj per la estiĝanta varmego de la estiĝintaj produktoj de la disiĝo boligi akvon por peli turbinon, kiu generas elektron. Fakte la produktoj de la disigo hejtas la akvon, ne la deirbaza uranio mem.

Bedaŭrinde la disfalo ne nur produktas varmon, ĝi produktas ankaŭ radioaktivecon kaj aldone la disfalaj produktoj – kvazaŭ la atomoj de uranio meze distranĉitaj – mem estas nestabilaj izotopoj, kiuj same per si mem radioaktivas.

Vento ne blovu

Estas nun du danĝeroj:

Unue, mi starigu min rekte apud la disfalanta varmega uranio. Aparte de la varmego, la gama-radiado tuj mortigos min.

Due, mi starigu min unu kilometron for de la disfalanta uranio, eble aldone malantaŭ dika muro. La gama-radiado ne plu atingos min sufiĉe forte por mortigi min. Same kiel lumo, ĝi des pli malfortiĝas, ju pli oni forigas sin de la fonto. Precize tiel statas ankaŭ rilate gama-radiadon. Do mi troviĝas unuavide en sekureco. Mi estas sufiĉe for.

Sed se tiam ekestos forta vento kaj se komencos pluvi, jen mia pereo. Se la vento kunblovos ion ajn el la kaldrono, kie bele boligas mia uranio akvon, iujn erojn de la brulaĵo mi sendube enspiros. Se mi nun ĝuste plukas pomon de la pomujo apud mi, kaj komencos manĝi ĝin, mi same kunmanĝos iujn forportaĵojn.

Jen eĉ distance same mia fino, ĉar nun mi havos iujn ne stabilajn izotopojn de io ajn rekte en mia korpo. Tiuj nun priradios min de interne per alfa- kaj beta-radioj, ege danĝeraj por mi. Kaj same pri gama-radiado, kiu nun ne plu estas ie unu kilometron for. Ankaŭ la gama-radiantaj materialoj estas jam en miaj pulmoj kaj en mia stomako. La radiado kaŭzos mutaciojn de la genoj de miaj ĉeloj. Ili ne plu laŭplane disdividiĝos. Ĝuste tiel estiĝas tumoraj ĉeloj – do kancero. Aldone mi prefere ne plu generu idon. Ankaŭ ties genoj de mi transdonitaj povos esti difektitaj.

Ŝirmu bone

Evidente – oni ne disfaligu uranion por boligi akvon por produkti elektron en plena aero. Oni bezonas specon de ŝtala vaporkaldrono ĉirkaŭ ĝi. Oni aldone atentu pri tio, ke la tuta ekipaĵo ne ellasu gama-radiadon kaj aldone ĝi ne ellasu eĉ nur unu eron de la radioaktivaj materialoj, ĉu antaŭe ekzistantaj, ĉu estigitaj de la disfala procezo.

Plie estas problemo pri uraniaj stangoj aŭ buloj, kiuj estas jam plene eluzitaj. Bedaŭrinde ili plu radias kaj plu varmegas eĉ post sia uzo. Fakte sen malvarmigado ili rekomencas aktivi. Same pri la situacio post la malŝalto de elektrejo. La uraniaĵoj en la vaporkaldrono devas esti malvarmigataj por malhelpi reaktiviĝon. Iam la eluzitaj stangoj povas esti pli danĝeraj ol la ne-uzitaj – ili entenas ankaŭ radioaktivajn produktaĵojn de la disfala procezo.

„Apro laŭ bavara maniero”

Menciindas, ke post la katastrofo de Ĉernobilo, la vento portis radioaktivaĵojn al Bavario en Germanio. Tiuj koncentriĝis en la fungoj kaj en ties radikaro. Aproj ŝatas manĝi fungojn. Eĉ ĝis hodiaŭ, 25 jarojn pli poste, ĉasistoj ne plu povas manĝi la viandon de la aproj, kiujn ili mortpafas. La viando estas tro kontaĝita per radioaktivaĵoj. Oni devas forĵeti la viandon.

Ĉiuspeca alfa-, beta- aŭ gama-radiado en ĉiu ajn dozo generas kanceron kaj mutacias genojn. Estas simple tiel, ke rilate malgrandajn dozojn la organismo plej ofte kapablas ripari la damaĝon. Do sume statas tiel, ke ju pli granda la dozo, des pli verŝajne kaj des pli baldaŭ oni malsaniĝos.

Cetere, specifgradan ne tre altan oftecon de mutacio de genoj oni povas ankaŭ pritrakti avantaĝa por la laŭ-darvina evoluado.

En la kazo de enkorpigitaj radioaktivaĵoj estas menciinde, ke la homa korpo koncentros la radioaktivaĵojn ene de si. Kie tio okazos, dependas de la elemento enkorpigita. Ekzemple jodo koncentriĝas en la tiroido. Ĝuste la radioaktiva izotopo de jodo – la tiel nomata jodo-131 – troviĝas en la aero ĉirkaŭ Fukuŝimo kaj novdate eĉ en la trinkakvo de Tokio.

Pro tio oni prenas tablojdojn por klopodi bloki la jodsorbemon de la tiroido, ĉar feliĉe malstabila jodo-131 disfalas al stabila ksenono-131 duone ene de 8 tagoj. Bonan apetiton!

Fukuŝimo

En Fukuŝimo estas jam ĉio samtempe. Uranio estas ne plu ŝirmita, same pri la disfalaj produktoj. La tuto ne plu estas malvarmigata. Aldone, eluzitaj uraniaj stangoj ne plu estas sub malvarmiganta akvo kun aldono de boro kiel ŝirmilo.

Loke, ĉe la elektrejo, la rekta gama-radiado povas mortigi ĉiun, kiu, ne ŝirmata, estas tro proksima al la ruinoj kaj volas eble ripari ion.

Oni kiel rezerva malvarmiga strategio iomete de fore ŝprucigis marakvon en la ruinojn. La alpumpita marakvo evidente devas reflui. Tiu ĉi reflua akvo nun kunportas radioaktivajn materialojn el la difektita kaj ne plu sigelita reaktoro. Aldone vento kaj pluvo simile forportas radioaktivaĵojn.

Ĝis nun la japanoj havis bonŝancon en sia malbonŝanco. La vento blovis preskaŭ ĉiujn radioaktivaĵojn al Pacifiko. Samdirekte refluis la marakvo uzata por klopodi malvarmigi ĉion. Do la fiŝoj nun suferas. Aldone, ĉirkaŭ la reaktoro, ĉiuj plantoj nun portas tavolon de radioaktivaĵoj.

Ĉiuj radioaktivaĵoj, kiuj nun liberiĝis, radias. Kelkaj radios nur dum kelkaj semajnoj, kelkaj radios praktike ĉiam.

Pro tio, ke Tokio ne estu minacata, la vento nepre ne blovu de nordo. Ĝisdate la tokianoj havis bonŝancon. Pri la estonto oni povas nur esperi. Estonte estas tamen unu afero jam certa. La marbestojn el la proksima Pacifiko kaj la plantojn el la provinco Fukuŝimo oni evidente ne plu manĝu.

Kiom da sivertoj?

La danĝereco de dozo de radioaktiveco por organismoj – ĉu alfa, beta aŭ gama – oni mezuras laŭ sivertoj – kun la simbolo Sv. Evidente ekzistas milisiverto (mSv), mikrosiverto (µSv) kaj nanosiverto (nSv). Oni tamen ĉe tio ne forgesu, ke dozoj akumuliĝas. Homo normalokaze ricevas dozon de 2 mSv ĉiun jaron. Ĝi venas de ĉie – el la kosmo, el la tero, eĉ el bananoj.

La plej konata mezurilo estas eble la gejgera nombrilo. Reage al radiado – almenaŭ gama-radiado – ĝi klakas. Ĉe tio rilate al beta- kaj gama-radiado 100 klakoj en minuto egalas – iomete depende de la gejgerilo – al dozo de 1 µSv ĉiun horon. Ĉe tio oni notu, ke, se la 100 klakoj ĉiuminutaj devenas nur de alfa-radiado, la efiko estas dudekoble pli alta – nome jen 20 µSv ĉiun horon. Do alfa-radiado estas dudekoble pli danĝera, kvankam ege pli facile forŝirmebla – paperfolio sufiĉas.

Ne ĉiu gejgera nombrilo kapablas detekti alfa- aŭ beta-radiadon. Por tio ĝi devas havi specialan fenestron el materialo, kiu ne forŝirmas ĝin.

Hejme, gejgerilo klakos espereble ne je 100 klakoj, sed je nur 18 klakoj en minuto. Jen radiado liveranta dozon de proksimume 180 nSv hore, kio egalas al proksimume 1,6 mSv dum jaro. Jen normala fonradiada situacio. Fakte suma dozo de malpli ol 2 mSv en jaro estas normala.

Ĉiujara dozo

Oni taksas, ke longdaŭra eksponiĝado al radiado efikas jene:

Dozo Efiko
2 mSv senproblema
100 mSv eble kanceriga
200 mSv kanceriga

Unufrapa dozo

Oni taksas, ke tuja, pli-malpli unufrapa dozo da radiado efikas jene:

Dozo Efiko
400 mSvdanĝerega
2 Svne ĉiam kuracebla
4 Svpreskaŭ neniam kuracebla
8 Svmortiga

Bonvolu noti, ke la dozlimoj donitaj estas disputeblaj kaj fakte estas multe diskutataj.

PEJNO Simono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unu tago de iu persono

Ĉiuj homoj en la mondo estas laŭ sia dormmaniero aŭ „strigoj” aŭ „alaŭdoj”. Strigoj, kiel noktaj birdoj, malfrue ekdormas kaj malfrue vekiĝas, kontraŭe alaŭdoj ekdormas frue kaj same frue jam vekiĝas.

Mi apartenas ne al la strigoj. Mi ŝatas frue enlitiĝi. Kaj sufiĉe frue mi estas jam sendorma. Fakte mi tute ne povas kompreni tiujn personojn, kiuj nur iam ĉe tagmezo vekiĝas. Laŭ rekomendoj de medicinistoj ĉiu homo dum diurno devas dormi proksimume ok horojn. Mi eble estas ia specifa persono, kiu tute ne ŝatas aŭskulti, des malpli obei tiujn (aŭ similajn) medicinistajn rekomendojn, ankaŭ viziti ilin dum iaj malsaniĝoj. Sed tutegale mi kutime dormas ok horojn, eble iom malpli.

Menciindas ĉi tie ankaŭ, ke pluraj homoj, enlitiĝinte, ŝatas aŭ legi ĵurnalojn, librojn, aŭ spekti televidon. Mi povas fari nek tion, nek tion ĉi. Kutime, se mi jam estas en la lito, mi preskaŭ tuj ekdormas.

Je ĉirkaŭ la 4a matene, fojfoje eĉ pli frue, mi jam ne dormas. Iam okazas ankaŭ tiel, ke mi vekiĝas jam je la 1a aŭ 2a nokte. Tiam mi provas ŝalti la televidilon kaj spekti iajn, kutime tute ne interesajn televidelsendojn. Multe pli ofte mi vekiĝas iam je la 4a aŭ 4a kaj duono. Sed tuj mi ne ellitiĝas. Mi ne scias ĝuste, sed pensas, ke ankaŭ aliaj homoj, se ili frue vekiĝas, multe cerbumas. Nokte mi (eble ne nur mi) havas ian nekutime streĉan pensmanieron. En la kapon venas diversaj ideoj, privivaj pensoj, eĉ fojfoje mi provis nokte versumi, kaj, kio estas interesa, verslinioj venas unu post la alia, kvazaŭ ĉe vera poeto (kio, kompreneble, mi ne estas). Trans la fenestroj (loĝas mi en la unua etaĝo) aŭdeblas bruo de kortaj katoj kaj hundoj kaj de kortisto, kiu same frumatene komencas sian ĉiutagan laboron.

Se tamen mi ellitiĝas tuj vekiĝinte, mi strebas moviĝi tre atenteme, senbrue, ĉar aliokaze mi povas veki aliajn miajn hejmanojn, miajn familianojn. Post kutima lavado mi venas en la kuirejon, kie mi metas sur fornon teujon por varmigi akvon kaj prepari kafon. Mi ne scias pro kio, sed mi jam delonge alkutimiĝis kafumi eĉ pli ol teumi. En mia jam malproksima juneco mi ege ŝatis teon, sed ne kafon, kaj trinkis ĝin sufiĉe multe. Kafumadi min alkutimigis mia patrino, kiu same antaŭe ŝatis teon, sed poste „transiris” al kafumado.

Do, ellitiĝinte, mi ne tuŝante la televidilon, ŝaltas la komputilon, rigardas, ĉu iu ankoraŭ memoras min, ĉu estas al mi leteroj, se jes, mi provas tuj aŭ preskaŭ tuj respondi, des pli se tiuj leteroj vere postulas rapidan respondon.

Mi ankaŭ rigardas aliajn aferojn en Interreto, ĉu estas iaj novaĵoj ĉe la landa Esperanto-movado, ĉe movadoj de niaj proksimaj kaj malproksimaj najbaroj, retpaĝojn de miaj amikoj kaj konatoj.

Ĉio ĉi postulas sufiĉan tempon, jam mateniĝas, kaj mi povas transiri al aliaj okupoj. Se estas ordinara labortago, ĉio pasas aŭtomate: frue mi elhejmiĝas, promenante tra stratoj, ne rapidante mi duonvojon perpiede, duonvojon uzante urban trafikon (plej ofte metropolitenon) atingas la laborejon.

Tamen, se estas ripoztago, ĝi pleniĝas alimaniere. Komence mi prenas liston kun taskoj por la tago: kion necesas aĉeti, kion prepari por la tag- kaj vesper-manĝo. Mi vizitas bazarojn kaj aliajn vendejojn kaj aĉetas ĉion indikitan en la listo, ofte aldonante ion laŭ mia opinio bezonatan. Tio forprenas ne malpli ol du horojn. Kutime por ĉion bezonatan aĉeti sufiĉas unufoja vizito de vendejoj. Se aĉetaĵoj multas, mi iras aĉetadi du- aŭ eĉ tri-foje (tio okazas vere tre malofte).

Multe pli allogaj estas la postaj okupoj. Pli ĝuste tio ne estas okupoj, ĉar mi ricevas veran plezuron. Mi ŝatas promeni, elektante por tio pli naturajn lokojn: parkojn, placojn, arbarojn, lokojn proksimajn al riveroj, abundajn je kreskaĵoj. Venante en urbajn parkojn, mi povas sidi ie sur benkoj kaj legi. Legado estas ankoraŭ mia kroma ŝatokupo. Samtempe kun legado mi observas preterirantajn ripozantojn.

Mi legas ajnajn librojn: kaj aventurajn romanojn, kaj detektivajn, kaj historiajn. Precipe lastatempe mi ekŝatis ĝuste historiajn, eĉ ne sciante pro kio.

Kaj promeni mi povas ne nur somere, mi ŝatas promeni ankaŭ printempe (la naturo vekiĝas post vintra dormado, verdiĝas arboj, aperas unuaj floroj) kaj aŭtune (siatempe tiun sezonon ege ŝatis Aleksandr Puŝkin, fama rusa poeto). Nur ne tiom strebas mi promeni vintre. Sufiĉe ofte nia vetero ne permesas ricevi de tio plezuron: frostas, ventas ...

Ne malofte mi promenas kun mia infano. Mi strebas, ke ankaŭ li ekamu la naturon.

Plej ofte mi vizitadas du el niaj urbaj parkoj. La unua estas la centra parko, eble la plej vasta el ĉiuj. Tie ĉiam abundas homoj kaj ĉiuj povas trovi por si ion interesan: allogaĵojn por infanoj, lokon, kie dezirantoj povas ŝakludi, sportplacetojn, kinejojn. Ankaŭ la alia parko estas alloga, ĉefe pro tio, ke ĝi troviĝas relative proksime al mia loĝloko. Tie, krom la ceteraj allogaĵoj, estas ankaŭ zoologia ĝardeno, „kantanta” fontano (la unuan fojon tian fontanon mi vidis en Bulgario, kaj ĝi ege impresis min).

Jam malfrue vespere mi revenas hejmen kaj denove komencas okupiĝi pri ĉiutagaj hejmaj laboroj. Kaj finfine eĉ simpla spektado de televido ... ja ankaŭ ĝi estas ia okupiĝo.

Por mi ne fremdas ankaŭ mastrumado. Oni diras, ke viroj ne devas okupiĝi pri kuirejaj aferoj. Sed se la preparado de manĝaĵoj vere plezurigas min ... Se mi estas pli libera ol la edzino? Kial mi ne faru la virinan laboron? Mi entute ne ŝatas, se oni dividas ĉion en la viran kaj virinan.

Preparinte ĉion bezonatan kaj iom estinte ĉe televidilo, mi jam sentas, ke la okuloj poiomete komencas „fermiĝi”. Tio estas kvazaŭ signalo: „Ej, mastro! Ĉu ne tempas enlitiĝi?” Kaj kiel obeema persono, mi submetiĝas al tiu voko ...

Dmitrij CIBULEVSKIJ
Ukrainio

Ĉu ankaŭ vi povas interese priskribi ordinaran tagon el via vivo? Sendu ĝin al moderna_vivo@monato.be.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La venkanto heredos ĉion ...

Referendumoj tiel maloftas en Britio kiel senpluvaj someroj. Okazis nacia referendumo en 1975 pri la daŭra membriĝo de Britio en tiama Eŭropa Komunumo, nuna Eŭropa Unio. Okazis ankaŭ lokaj aŭ regionoj referendumoj, ekzemple en 1997 pri la kreado de nacia asembleo en Kimrio kaj nacia parlamento en Skotlando.

Tamen dum 36 jaroj, post la referendumo en 1975, ne plu okazis simila tutlanda plebiscito. Almenaŭ ne ĝis majo 2011, kiam la koalicia registaro, elektita en 2010, ebligis al la brita popolo tiamaniere decidi pri voĉdonada sistemo por la nacia parlamento.

Apenaŭ imageblas pli ĥaosa kaj senkohera politika sistemo ol en Britio. Dum partoj de la tiel nomata Unuiĝinta Reĝlando – Kimrio, Norda Irlando kaj Skotlando – ĝuas proprajn parlamentojn, Anglio ne havas. Cetere, je loka nivelo, kelkaj regionoj, ekzemple Londono, elektas urbestrojn, kun relative grandaj povoj. Aliaj regionoj estas administrataj de magistratoj (en kamparaj distriktoj fojfoje dutavolaj: urbetaj kaj regionaj).

Deputitoj

Krome oni uzas diversajn manierojn, jen proporciajn, jen ne, por elekti ekzemple deputitojn al la diversaj parlamentoj: la eŭropa, la brita, kaj la kimra, nord-irlanda kaj skota. Sama senkohero pri urbestroj kaj magistratanoj. Ĉu mirindas, ke partoprenado en britaj elektoj ĝenerale mizeras: homoj apenaŭ komprenas kiel, kaj por kiu, ili voĉdonu.

Tradicie, balotoj por elekti nacian parlamenton okazas laŭ simpla majoritata sistemo. Voĉdonanto metas x-on apud la nomon de preferata kandidato, kaj venkas tiu, kiu ricevas pli da x-oj ol siaj rivaloj. Tio signifas, ke, ekzemple, se kandidato A ricevas 20 000 mandatojn, kandidato B 19 999, kaj kandidato C 19 999, kandidato A estas elektita, malgraŭ tio, ke pli da homoj malfavoris ol favoris la venkinton. Pro manko de proporcia sistemo la B- kaj C-mandatoj estas efektive nulaj: neniel ili influas la rezulton.

Reale, tio signifas, ke 433 el la 650 nunaj deputitoj en la nacia parlamento elektiĝis per malpli ol 50 % de la voĉoj. Tio estas, ke pli da homoj ĉe la urnoj ilin malaprobis ol aprobis. Paralele, neniu brita parlamento ekde 1935 estis apogita de pli ol 50 % de la voĉdonintoj. En 1951 kaj 1974 partioj, kiuj gajnis malpli da mandatoj ol la venkinta, formis registaron.

Maljusteco

Agnoskita, almenaŭ en kelkaj politikaj rondoj, estas la maljusteco de la nuna sistemo. Pro tio, kiam la maldekstreta, malgranda Liberaldemokrata Partio konsentis subteni konservativulojn kaj kunkrei en majo 2010 registaran koalicion, unu el la kondiĉoj estis referendumo pri nova voĉdon-sistemo.

Unue, laŭ opinio-sondadoj, ŝajnis, ke britoj pretas akcepti la referenduman proponon, nome, ke oni uzu la tiel nomatan alternativan sistemon – ankoraŭ ne proporcian – kiu anstataŭus krucon per ciferoj. Voĉdonantoj listigus, laŭprefere, unudutrie, la kandidatojn, tiel ke post unua kalkulado-rondo la mandatoj de la lasta kandidato estus distribuataj inter la aliaj, ĝis fine unu el la kandidatoj atingus 50 % de la voĉoj.

Tamen ju pli konservativuloj – kaj en kaj ekster la Konservativa Partio – konsciis, ke la alternativa sistemo helpus liberaldemokratojn, verdulojn kaj aliajn malgrandajn partiojn (ĉar fine voĉdonontoj vidus, ke, ilin subtenante, ili ne malŝparus sian voĉon, ĉar ĉiuj voĉoj povus influi la rezulton), des pli ili timis pri sia tradicia hegemonio.

Krude krucan

Ekspluatante la malpopularecon de la vic-ĉefministro, kaj estro de la liberaldemokratoj, Nick Clegg [nik kleg], oponantoj kalumnie persvadis la popolon, ke la proponata sistemo tro komplikos (kio? unudutrie?), ke ĝi tro kostos (pro balotilo-kalkuliloj, kiujn fakte neniu proponis), ke nur tri aliaj landoj en la mondo uzas la alternativan sistemon (ne menciante, ke aliaj landoj plejparte uzas proporciajn sistemojn, kiuj estas oble pli justaj ol la kompromisa alternativa aŭ la tute senjusta kaj krude kruca simpla majoritata sistemoj).

La rezulto: granda bato kontraŭ liberaldemokratoj kaj aliaj progresemuloj: plene 71 % de tiuj, kiuj voĉdonis (tamen nur 40 % de voĉrajtigitoj), elektis reteni la nunan sistemon. Tiel estos sufokata, verŝajne dum tuta generacio, ajna debato pri voĉdonaj reformoj.

Influo

Pluvivado de la apokalipsa principo, ke la venkanto heredos ĉion, kune kun aliaj ŝanĝoj proponataj por „masaĝi” elekto-distriktojn favore al konservativuloj, signifas, ke maldekstruloj, verduloj kaj aliaj restos dividitaj, sen efika politika influo ĉe la urnoj, samtempe vid-al-vide al unuiĝinta, potenca kaj relative riĉa Konservativa Partio.

Ne mirigis, ke post la rezulto la vizaĝo de la konservativa ĉefministro, David Cameron [dejvid kámaran], radiis per ĝojo. Lia partio, malgraŭ brutala ŝpar-politiko, apenaŭ suferis en samtempaj municipaj balotoj. Male la koalicia partnero, la liberaldemokratoj, kiujn elektintoj kulpigis pro la videblaj rezultoj – fermataj bibliotekoj, ŝrumpiĝantaj san- kaj aliaj servoj, senlaboreco ktp – de esence konservativaj politikoj.

Cameron krome scias, ke, se nur 12 % de la popolo iris al la urnoj por subteni reformon progreseman, justan kaj demokratian, la estonteco de konservativismo kaj dekstrismo en Britio estos dum longa tempo sekura.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Belas malgrando

En 1957 aperis la unua eldono de rimarkinda libro verkita de aŭstra profesoro pri ekonomio, Leopold Kohr. Ĝia anglalingva titolo estis The Breakdown of Nations (La disrompiĝo de nacioj).

Leginte la verkon, mi havis la okazon aŭskulti prelegon faritan de d-ro Kohr. Amiko mia, kiu tiam redaktis ĵurnalon en Skotlando, petis, ke mi priraportu internacian konferencon en Londono je la temo de malgrandaj nacioj. Mi estis profunde imponita de la ideoj de Kohr, kaj neniam ŝanĝis mian opinion, ke li pravis.

La ekpremiso de Kohr tielas: Ekzistas nur unu ĉefa kaŭzo de socia mizero – nome grandeco. Oni atingos mensan sanon, pacon, kaj eĉ postvivadon de la homaro, nur post kiam la plej grandaj ŝtatoj disrompiĝos en etajn ŝtatojn.

Konvinkita

Oni ne povas nei, ke mizero kaj malpaco daŭre estas kreitaj de gigantaj ŝtatoj kaj imperioj. Pro tio mi estas konvinkita, ke tiuj politikaj gigantoj malaperu per la sendependiĝo de la popoloj, kiuj konsistigas tiajn verajn aŭ virtualajn imperiojn. Se ne, la homaro estos plejparte kondamnita al eterna totala aŭ parta sklaveco.

Pro tio mi ĝojis, kiam la brita imperio dissolviĝis en sendependajn naciojn, kaj kiam Sovetio kolapsis, liverante liberecon al la baltaj landetoj kaj al la ĉirkaŭantaj satelitaj ŝtatoj. Neniu etno rajtas superregi aliajn. Ni ĉiuj naskiĝas liberaj, sed en ĉiu parto de la mondo homoj ankoraŭ vivas ĉenitaj.

Malfermita

Ankaŭ pro tio, mi, filo de skotaj gepatroj (kvankam ne loĝanta en Skotlando), ege bonvenigis lastatempajn novaĵojn, ke la Skota Nacia Partio gajnis absolutan majoritaton en la elektoj por la parlamento en Edinburgo. Tiel estas malfermita la vojo al referendumo pri sendependigo de tiu norda kelta nacio.

Dumlonge imponas min, ke la plej prosperaj kaj kontentaj landoj en Eŭropo estas la plej etaj, dum la plej arogantaj, militemaj kaj tiranaj estas la plej grandaj. Kompreneble, malgrandaj ŝtatoj povas esti maljustaj kaj kruelaj – oni menciu nur la hororojn de la balkanaj militoj por tion konstati – sed ĝenerale la plej feliĉaj popoloj estas la malgrandaj.

Skotlando ankoraŭ ne estas sendependa kaj eble neniam estos. Sed mi esperas, ke en la estonteco la mondo konsistos el etaj, liberaj kaj kontentaj ŝtatoj.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plej optimisma popolo

Dum la periodo de la tiel nomata Kelta Tigro – tio estas precipe inter 1995 kaj 2000 – Irlando, ĝis tiam rigardata kiel unu el la plej malriĉaj ŝtatoj en Eŭropo, transformiĝis al unu el la plej prosperaj.

Kompreneble ne ĉiuj civitanoj partoprenis la avantaĝojn de la nova Irlando. Kiel ofte okazas en „riĉaj” socioj, la riĉuloj iĝis pli kaj pli riĉaj, dum la malriĉuloj restis malriĉaj. Tamen, ĉirkaŭ 2008, la ekonomio komencis disfali. Ĉesis amasa enmigrado, kreskis elmigrado – „normala” kondiĉo en la malnova Irlando.

Fine, pro la misa administrado de la bankoj kaj pro la korupto kaj la malsaĝo de la registaro, Irlando devis peti kolosan financan helpon de Eŭropa Unio kaj de pluraj financaj instancoj. Ĝi nun troviĝas en kriza stato simila al tiu de Grekio kaj Portugalio.

Vakaj vendejoj

Miloj da homoj de ĉiu kategorio kaj nivelo nun restas sen laboro; en ĉiuj urboj oni vidas vicojn da vakaj vendejoj, oficejoj kaj domoj. Impostoj altiĝas; socialaj pagoj ŝrumpas; sanservoj neadekvatas kaj, en kelkaj lokoj, preskaŭ ne ekzistas.

Tamen, tamen, la tipa irlandano estas tre originala persono. Lastatempe, opinio-sondado en la Verda Insulo konstatis, ke irlandanoj taksas sin „la plej kontentaj kaj optimismaj en la mondo”.

La rezulto indikas, ke laŭ optimismo-skalo, irlandanoj troviĝas sur preskaŭ la sama ŝtupo kiel aŭstralianoj kaj kanadanoj. Oni demandas sin, kial. Neniu optimismo-motivo montras sin en la hodiaŭa Irlando.

Invadataj

La kialo kuŝas en la karaktero de la irlandanoj. Dum sia tuta historio, ili estas invadataj, subpremataj kaj mistraktataj, ne nur de siaj najbaroj kaj de aliaj fremduloj, sed ankaŭ de ali-tribanoj, aliaj et-regnanoj, ali-religiuloj.

Ili terure suferis de malsato, malsano kaj elmigrado de siaj gefiloj. Multaj vivis en mizero; multaj ankoraŭ loĝas en netaŭgaj kaj malhigienaj loĝejoj. Sed neniam mankas la resaltemo kaj la natura esperemo de la nacia karaktero. Laŭ onidiro: „La situacio en Irlando estas ĉiam katastrofa, sed ĝi neniam estas serioza.”

La graco kaj beno, kiuj savas, kaj ĉiam savos irlandanojn de totala malvenko, estas ilia nevenkebla humursento. En ĉiu situacio, la tipa irlandano ĉiam trovas motivon por ridi kaj ŝerci. Lia kapablo ŝerci baziĝas parte sur la subtavolo de la gaela lingvo kaj ĝia bizara kaj komika logiko, kiu influas eĉ la hiberno-anglan lingvaĵon de hodiaŭ. Sed ankaŭ ĝi estas integra elemento de la irlanda animo.

Sinmortigoj

Bedaŭrinde estas gravaj esceptoj. Se ŝarĝoj estas sufiĉe pezaj, eĉ la plej forta dorso povas kolapsi. Lastatempe la nombro de sinmortigoj, precipe inter junaj viroj, maltrankvilige pliiĝis. Sed ĝenerale la etoso en Irlando estas kore – se ne ĉiam vetere – suna kaj kuraĝiga.

En la semajno, en kiu mi skribas ĉi tiun artikoleton, mi kaj mia edzino ĉeestis grupeton, kiu ĉiujaŭde renkontiĝas en loka hotelo por interŝanĝi ideojn pri io ajn: literaturo, aktualaĵoj, filozofio, muziko, novaĵoj ktp ktp. En tiu okazo, ni diskutis kaj agrablajn kaj malagrablajn temojn, sed la afero finiĝis per ŝercoj kaj ridoj.

Ni decidis, ke la irlandanoj estas nekuraceble humuraj kaj gajaj. Eĉ se la ŝtata ŝipo sinkas, ili restos, naĝante sur la surfaco, ridante kaj kantante. La angla verkisto G. K. Chesterton skribis pri la „grandaj gaeloj de Irlando / homoj, kiujn Dio frenezigis / kies militoj estas ĉiuj gajaj/kaj ĉiuj iliaj kantoj malĝojaj.” Certe li pravis.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvarone Sabate

Kondolence notis albanoj la forpason de la argentina verkisto kaj pentristo Ernesto Sabato, kiu mortis 99-jaraĝa en aprilo.

La gepatroj de Sabato devenis de la suda Italio, sed lia patrino estis albandevena. Pro tio Sabato deklaris, ke „kvarono mia estas albana”. En sia studĉambro li tenis gravuraĵon pri la albana nacia heroo Skanderbeg.

En 1996 li vizitis la albanan ĉefurbon Tirano por ricevi la beletran premion „Kadare”. La albana prezidanto donis al li la titolon „La honoro de la nacio”.

La unua kaj vaste laŭdata romano de Sabato, La tunelo, aperis en 1948. Ĝi estas tradukita en pli ol 10 lingvojn.

.
Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prokrastita dankemo

En la dua mondmilito Albanion eniris britaj oficiroj por helpi organizi la rezistadon kontraŭ la faŝismaj invadintaj armeoj. Dum bataloj kontraŭ la nazioj mortis 46 britaj oficiroj.

Post 1946 la registaro de Enver Hoxha [hodĵa] rompis rilatojn kun Britio. Oni ne memoris la helpon britan dum la milito aŭ pentris ĝin nigra. Post 1990 estis restarigitaj diplomatiaj rilatoj. Tiam oni kreis memorigejon al la 46 britoj falintaj en Albanio.

En majo, okaze de la tago de la venko kontraŭ faŝismo, civitanoj de Tirano omaĝis ĉe la memorigejo al la falintaj britaj aliancanoj. Tion aranĝas ĉiujare neregistaraj organizaĵoj de veteranoj, iamaj persekutitoj politikaj, sindikatoj kaj simplaj civitanoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mafio plu klarigenda

La nocio mafio elvokas intereson pro la efiko, kiu rezultas de la pluraj aventuraj libroj kaj filmoj, unuavice „La baptopatro” – romano de Mario Puzo kaj filmo fare de Francis Coppola. Laŭ aserto de la aŭtoro de la libro, tiaspecaj verkoj elvokis eĉ timon ĉe turistoj, kiuj hezitas viziti Sicilion. Celo de la poŝlibreto, eldonita en kelkaj lingvoj samtempe, estas forigi tiun timon kaj objektive klarigi al turistoj, kio ja vere estas la sicilia mafio kaj aliaj parencaj krimorganizaĵoj.

Celo plenumita

La aŭtoro konstruas la tekston en formo de respondoj al la demandoj, kiujn, laŭ lia aserto, plej ofte starigas scivolaj homoj. Al la respondoj helpas aldonaj utilaj klarigoj, kiujn faris en formo de piednotoj la tradukintoj. La respondoj estas precizaj, klaraj kaj bone vortumitaj, kaj la ĉefa celo de la libro estas plenumita: la leganto ricevas ĝeneralan imagon pri tio, kio estas la sicilia mafio, kaj kion ĝi similas en aliaj regionoj de Italio kaj en aliaj landoj de la mondo.

Estas klarigite, ke mafio principe ne estas kaj neniam estis „bona”, sed ĉiam estis krima kaj senmorala organize, malgraŭ tio, ke dum 150 jaroj de sia ekzisto ĝi grave evoluis kune kun evoluo de la socio kaj ŝtataj institucioj, en kiujn ĝi ĉiam penis integriĝi. Krome, kaj tre grave, por tiuj homoj, kiuj opinias, ke Sicilio elvokas timon pro ekzisto tie de la mafio, estas bone montrite, ke al turistoj kaj aliaj vizitantoj ĝi tute ne danĝeras, kaj siciliaj urboj estas eĉ signife malpli danĝeraj ol grandaj metropoloj kiel Novjorko, Londono kaj aliaj.

Tro konciza

Tamen, la libreto havas unu gravan mankon: la koncizecon. Pro ĝi restas ne klaraj aŭ nur menciitaj pluraj problemoj, kiuj interesas la leganton. Ekzemple, tiaj demandoj, kiel historiaj radikoj de la fenomeno mafio, rilatoj de la mafio kun faŝisma reĝimo kaj kun aliancanoj dum la dua mondmilito, nuntempa influo de la mafio al la aktuala politiko ktp estas signitaj nur per po unu-du frazoj. Jes, en la libro estas referencoj al diversaj profundaj historiaj kaj sociologiaj esploroj, sed la fontoj ekzistas ĉefe en la itala lingvo kaj apenaŭ facile atingeblas al leganto, ne posedanta tiun lingvon. Do la scivolo de la leganto pri pli profunda kompreno estas ne saturita.

Pro tio mi, kiu ja pli frue jam interesiĝis pri la afero, eksciis ne multon novan – sed ja mi ne estas sola homo, kiu volus ekscii pri tio ĝuste de la italoj, kiuj spertis ekziston de mafio kaj batalon kontraŭ ĝi pli longe ol ĉiuj ceteraj popoloj. Tial mi plu revas pri apero en Esperanto de pli ampleksa, detala kaj profunda libro pri mafio, verkita de la sama aŭ alia serioza itala aŭtoro.

Nikolao GUDSKOV
Augusto Cavadi: Mafio klarigata al turistoj. Tradukis el la itala, prinotis kaj adaptis Michela Lipari kaj Carlo Minnaja, antaŭparolo de Giuliano Turone. Eld. Di giloramo, Trapani, 2011. 53 paĝoj, gluita. ISBN 978-88-87778-99-1.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protesto gilotinita

La 29an de aprilo okazis en Londono la edziĝo de William [ŭiljam], la nepo de la brita reĝino Elizabeth, kaj Kate Middleton [kejt medlten]. La vendredo estis deklarita nelabora tago en Britio.

Plejparte por britoj la tago signifis nur pli longan semajnfinon. Tamen inter tiuj, kiuj iel interesiĝis pri la ceremonio, estas du kontraŭaj opiniogrupoj. Unu volis aktive festi la eventon; la alia volis protesti kontraŭ multekosta edziĝa ceremonio de riĉuloj.

Teatraĵo

En demokrata lando oni rajtu pace manifestacii, ekzemple kontraŭ edziĝo tia, sed bedaŭrinde tio ne ĉiam eblas. Ekzemple Chris Knight [kris najt], 68-jara profesoro pri arkeologio, estras stratteatrogrupon. Tiu planis teatraĵon, montrantan la gilotinadon de membroj de la reĝa familio, sur londona placo.

Tamen dum la vespero antaŭ la edziĝo okazis absurdaĵo. Proksimume dek policanoj alvenis al la domo de profesoro Knight por aresti lin kaj lian 60-jaraĝan amikinon, plus 45-jaraĝan aktoron, kiu jam portis kostumon de ekzekutisto de la 18a jarcento.

Televido

La novaĵo pri la stulta situacio disvastiĝis pro tio, ke televido-skipo, kunlaboranta kun la teatrogrupo por fari programon pri kontraŭuloj de la edziĝo, ĉion filmis. La protestantoj estis arestitaj pro „konspiro ĝeni la publikon”. Se la instancoj pli ĝenerale aplikus akuzon tian, preskaŭ ĉiaspeca stratprotesto en Britio estus kontraŭleĝa.

Fine, evidente, oni ne procesis kontraŭ la tri akuzitoj. Ili sidis en polica malliberejo ĝis la fino de la edziĝa ceremonio.

Klare, Britio ne estas ia Norda Koreio, kiel volas aserti kelkaj protestemuloj. Aliflanke neniel senmakulas la politika libereco en Britio.

Peter BOWING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Peter Bowing el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tragedio homa kaj sporta

Sporto estas pasio, sporto estas ofero. Sed sporto estas fojfoje tragedio. Kadre de biciklado-konkurso, la Rondiro de Italio, juna kaj promesplena sportisto, Wouter Weylandt [ŭoŭtr ŭejlant], el Flandrio, falegis kaj, frapinte la kapon kontraŭ la asfalton, mortis.

Abrupte, sed „ne suferinte”, laŭ kuracistoj, li adiaŭis ne nur karieron dum jaroj revitan kaj kun persisto konstruitan, sed ankaŭ kunulinon, kiu baldaŭ lin patrigus.

Funebre

La morto de la belga atleto, la 9an de majo, skuis la organizantojn kaj la 206 partoprenantojn. Ĉi-lastaj propravole dediĉis la sekvan etapon de la rondiro al sia iama kolego. Funebre, silente, dum la publiko flirtigis la numeron (108) de la mortinto, alternis ĉe la kapo la teamoj, transformante ĉi tiun kvare plej longan etapon (216 km) en emocian ses-horan procesion. La celrubandon, en la urbo Livorno, kune tranĉis la teamanoj de Weylandt per brakumo multsignifa kaj senprecedenca.

Fine de la tago la usonano Tyler Farrar retiriĝis de la konkurso. La du biciklistoj, membroj de malsamaj teamoj, estis delonge amikoj: ili kuntrejniĝis kaj vivis en la sama urbo. La patro de Weylandt, tuj alveninta Italion, invitis male la atletojn ne forlasi la konkurson. La spektaklo estu daŭrigota.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mikspoto politika

Dum la historio de la moderna irlanda ŝtato la lando estis alterne regata de unu el du partioj ideologie nedistingeblaj, Nur la nomoj, kaj la fakto, ke ili devenas de la du kontraŭaj flankoj dum la irlanda enlanda milito de 1922-1923, ilin apartigas.

La rezultantaj politikaj partioj, nome FF kaj FG, estis kiel du ludantoj de tabloteniso, kiuj frapas la pilkon tien kaj reen, sed gajnas kaj ŝanĝas nenion.

Pro tio, ke ambaŭ partioj (sed precipe FF, la tiel nomataj batalantoj de la destino), kun helpo de internaciaj kaj naciaj bankoj, efektive detruis la ekonomion de la Irlanda Respubliko, granda parto de la voĉdonanta publiko seniluziiĝis pri tiuj du dekstremaj grupoj.

Konservativa

Rezulte, el ĉiuj niĉoj kaj anguloj de la politika ĝardeno, subite eksvarmis kiel kuloj novaj partioj kaj frakcioj. La plimulto, sed ne ĉiuj, montras sin pli maldekstrema ol kutime en ĉi tiu tradicie konservativa, katolika, malradikala nacio. Inter tiuj novuloj oni povas listigi kelkajn, nome:

New Vision [nju viĵon], angle, „nova vizio”: pli-malpli radikala alianco de sendependuloj.
Fis Nua [fiŝ nua], irlandgaele, „nova vizio”: malgraŭ la sama signifo de la du nomoj, Fis Nua neniel rilatas al New Vision, kaj ŝajnas esti pli maldekstrema.
Éirigí [ejrigi], irlandgaele, „leviĝu!”: socialisma, respublikisma partio, kies insigno estas tiu, kiun ĝi mem nomas la „Esperanto-stelo”; la partio pretendas apogi Esperanton kiel internacian helplingvon (kio ne tre klarigus la zamenhofan lingvon al la irlanda publiko, ĉar Éirigí estas rigardata iom ekstremisma.)
ULA, aŭ Unuiĝinta Liva (= maldekstrema) Alianco: loza alianco, kiu inkludas la Socialistan Partion de Irlando, la premgrupon „Popolo anstataŭ profito”, asocion de senlaboruloj, kaj eble kelkajn aliajn grupojn kaj sendependulojn.

Vera miksita salato. Ne antaŭvideblas, ĉu iuj aŭ ĉiuj sufiĉe influos la evoluon de Irlando. Oni atendu kaj esperu.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Barbara minoritato

El 50 usonaj ŝtatoj, Kalifornio kaj Teksaso enhavas la plej grandan nombron de prizonuloj atendantaj mortopunon. Post kiam ĉesis enlanda produktado de la ĝis tiam uzata mortigilo, Kalifornio kaj kvin aliaj ŝtatoj serĉas anestezan injektaĵon. Ĉi-jare, tamen, rekomenciĝos produktado de tiu ĉi tribunale devigata drogo.

Intertempe estis distribuata drogo farita en Britio kaj neleĝe, sekrete, akirita. La injektaĵo ne estas aprobita de landaj instancoj respondecaj pri drogoj kaj nutraĵoj kaj pri importado. Dum proceso montriĝis, ke kelkaj funkciuloj tro rapide kaj sen necesa kvalito-kontrolo enirigis la anstataŭan drogon el eksterlando.

Aktuale, en Kalifornio, 710 homoj atendas mortopunon per injektado. Tamen oponantoj de la mortopuno proponas anstataŭe vivdaŭran prizonrestadon. Ili atentigas, ke mortopuno estas aplikita pli ofte ĉe membroj de rasaj minoritatoj. Krome, la kosto de tiu ĉi „barbara kutimo” en Kalifornio atingas miliardon da dolaroj.

Viktimoj

Tiajn grandajn sumojn, diras oponantoj, oni povus utiligi por plibonigi vivkondiĉojn kaj solvi aliajn socialajn problemojn, kiuj tuŝas kaj krimulojn kaj viktimojn.

Nun la Usona Unio de Civitana Libereco rekomendas ŝanĝojn en la punkodo: 1. Oni ĉesu enprizonigi pro malgrandaj deliktoj; 2. Oni faciligu edukadon kaj akiradon de diversaj kompetentecoj; 3. Oni helpu eksprizonulojn vivi pace en la komunumoj; 4. Oni subtenu servojn por krim-viktimoj; 5. Oni kreu gvidliniojn rilate polican gvatadon; kaj 6. Oni atentu pli multe pri miskonduto de policistoj kaj aliaj funkciuloj kaj ŝanĝu la etoson pri misuzo de povoj.

Elson B. SNOW

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Elson B. Snow el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Estonio instruas Belgion

En marto ĉi-jara pli ol 140 000 estonoj voĉdonis, ne forlasinte sian domon. Estonio estas pioniro en la uzado de Interreto por oficialaj celoj kaj verŝajne la sola ŝtato, en kiu eblas voĉdoni rete. La belga ĉefministro Yves Leterme [iv leterme] vojaĝis al la estona ĉefurbo Talino por lerni.

En Estonio 90 % de la civitanoj plenigas sian impostoformularon interrete kaj 25 % voĉdonas hejme per sia komputilo. Kaj belgoj kaj estonoj posedas elektronikan identeckarton. Tamen nur estonoj uzas tiun karton ankaŭ por voĉdoni. Ili povas tion fari dum dek tagoj, kaj ne nur dum kelkaj horoj, kiel en la belgaj balotadoj. Krome ili povas, se ili tion deziras, ankoraŭ ŝanĝi sian voĉon ene de tiu periodo.

Facile rericevi impostojn

Yves Leterme petis informojn ankaŭ pri la imposta sistemo. En Belgio ŝtatano, kiu devas rericevi parton de la tropagita imposto, devas atendi plurajn monatojn, antaŭ ol li ricevos sian monon, eĉ se li plenigas sian impostoformularon interrete. Estono tamen – tiel diras la ministro – rericevas ĝin ene de kvin tagoj post la plenigo.

Malgraŭ la entuziasmo pri la estona sistemo Leterme restas iom skeptika. „Flandroj kaj valonoj ne tiel facilanime fidas novaĵojn”, li diris. Estos bezonata multe da tempo por konvinki ilin, ke eblas fidinde voĉdoni kaj ke ne estas riske sciigi siajn en- kaj el-spezojn per Interreto.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Davido Valonio kontraŭ Goliato Google

La informentrepreno Google ne plu rajtas publikigi fotojn aŭ artikolojn de franc- kaj german-lingvaj valonaj eldonistoj en siaj retejoj. Tion konfirmis la brusela apelacia kortumo. La kortumo punos per laŭverdikta kompulsopago de 25 000 eŭroj por ĉiu tago da prokrasto.

La apelacia kortumo per tio konfirmas la verdikton en unua instanco de 2007. La proceso temas pri Google News, la retejo en kiu Google kolektas novaĵrakontojn de diversaj enretaj gazetoj. La valonaj gazetoj opinias, ke Google devas kompensi ilin por la uzado de iliaj novaĵoj.

Aŭtoraj rajtoj

La informentrepreno argumentas, ke ĝi nur referencas al novaĵretejoj kaj ke ĝi per tio ne lezas aŭtorajn rajtojn. Krome Google opinias, ke estu aplikata la usona leĝo, ĉar ĝi el Usono publikigas en siaj serviloj la artikolojn de belgaj gazeteldonistoj.

La juĝisto en unua instanco refutis tiujn argumentojn, post kio Google apelaciis. Sed la apelacia kortumo grandparte konfirmis la verdikton, inkluzive de la kompulsopago. Laŭ la kortumo la belga leĝo aplikeblas kaj Google lezas la rajtojn de la aŭtoroj, senpermese publikigante ligilojn al aliaj artikoloj kaj kopiante iliajn fotojn.

Ĉi-momente en Google News ne plu estas troveblaj artikoloj de valonaj gazetoj. Ŝajnas do, ke provizore la malgranda Davido gajnis. Sed kiom longe?

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Luma akuŝo

Sur la placo Sint-Veerle en Gento la stratolanternoj nun lumiĝas, kiam en iu akuŝejo de la flandra grandurbo estas naskita infano. Tiu ĉi artaĵo de la italo Alberto Garutti estos unu el la altiraĵoj de Track, grandskala urbekspozicio, kiu okazos en Gento post unu jaro.

„La koncepto estas sufiĉe simpla,” prilumas la urba skabeno pri kulturo Lieven Decaluwe [live dekáliŭe], „en ĉiu akuŝĉambro de la urbo estas speciala butono, kiun oni premas tuj post la naskiĝo. Tiu aŭtomate lumigas la lanternojn. Per la artaĵo Ai Nati Oggi (Al tiuj, kiuj naskiĝis hodiaŭ) Garutti kaj la urbo volas, ke la naskiĝo de ĉiu gentano estu pli ol nura statistikero.”

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Danĝera malamiko revenas

Ekde la 1980aj jaroj tuberkulozo marŝas laŭtakte kun aidoso, enirinte la 21an jarcenton kiel minaco por nia civilizacio. Tuberkulozo estas unu el plej antikvaj malsanoj de homoj. Postrestaĵoj ostaj de homoj vivintaj antaŭ 500 miloj da jaroj montras patologiajn ŝanĝojn karakterizajn por la tuberkulozo. Oni trovis la bacilajn (bakteriajn) kaŭzantojn de tuberkulozo en kelkaj egiptaj mumioj. La eminenta greka kuracisto Hipokrato konis la malsanon. Dum la industria revolucio de la 18a kaj 19a jarcentoj tuberkulozo intense disvastiĝis tra Eŭropo sekve de la alta popoldenseco, peza laboro, malhigienaj kondiĉoj en fabrikoj, malbona nutrado, malriĉeco. Tamen tuberkulozo traktis riĉulojn egale senkompate. Multaj mondfamaj personoj pereis pro tuberkulozo, inter ili la filozofo Spinoza, la verkistoj Molière, Kafka, fratinoj Brontë, Ĉeĥov, Belinskij, la komponisto Chopin. Mortoj pro tuberkulozo fariĝis temo de multaj belartaĵoj, ekzemple La Traviata, opero de Verdi.

Ĝis la apero de specifa terapio kontraŭ tuberkulozo la kuracistoj rekomendis al la malsanuloj specialan dieton, restadon en banlokoj de nigramaraj aŭ mediteraneaj marbordaj regionoj ktp. Aliaj trovis pli da helpo en la altmontara klimato de Baden-Baden kaj aliaj lokoj. Bedaŭrinde, multaj ne sukcesis resaniĝi. Nuntempe tutmonde estas infektitaj de tuberkulozo pli ol du miliardoj da homoj, t.e. preskaŭ unu triono de la monda loĝantaro. La plimulto ne montras simptomojn de la malsano, tamen la bruletantaj fokusoj en la organismo povas ekflamiĝi, se la imuneco malfortiĝas. Ĉiujare en la mondo registriĝas de ok ĝis dek milionoj da novaj infektadoj, kaj pli ol du milionoj da homoj mortas pro tuberkulozo. La granda plimulto de la malsanuloj loĝas en malriĉaj landoj.

Gravaj malkovroj

En 1882 Robert Koch malkovris la mikroban kaŭzanton de tuberkulozo. Oni tiam nomis ĝin bacilo (bakterio) de Koch. Ĝi apartenas al la genro de mikobakterioj kaj nuntempe estas pli konata per la nomo tuberkuloza mikobakterio (Mycobacterium tuberculosis).

Tuberkulozo atakas precipe la pulmojn. Ĝi transmisiiĝas ene de gutetoj eltusataj en la aeron, sed ankaŭ per infektitaj sputaĵo, polvo ktp. En multaj kazoj ĝi cetere atencas la artikojn, cerbon, spinon, renojn, intestojn kaj haŭton. La bova tipo de la bacilo ofte infektas bestojn, tial ankaŭ la konsumado de laktaĵo, viando ktp povas rezultigi infekton en homo.

En 1890 Koch faris filtraĵon de sterilizita kulturo de tuberkulozaj mikobakterioj, kiun li nomis tuberkulino. Kvankam ĝi ne estis taŭga por kuracado, tuberkulino eĉ nun estas uzata por la frua diagnozado de la malsano (ekzemple, enhaŭta alergia provo de Mantoux).

En 1895 Wilhelm Röntgen malkovris la tiel nomatajn X-radiojn aŭ rentgenradiojn, kiujn ĝis nun oni sukcese uzadas por ĝusta kaj frua diagnozado de tuberkulozo.

Ekde 1921 por la profilaktiko (preventado) de tuberkolozo estas uzata la vakcino BCG, malkovrita de la francaj sciencistoj A. Calmette kaj C. Guérin (la nomo de la vakcino devenas de la komencaj literoj de la francaj vortoj Bacille de Calmette et Guérin). Pro ĝi malpliiĝis la disvastiĝo de tuberkulozo, precipe inter infanoj.

En 1943 okazis epoka evento: la usona sciencisto Selman Waksman malkovris efikan kontraŭtuberkulozan kuracilon, la antibiotikon streptomicino. Per streptomicino eblas kuraci la plej gravan formon de tuberkulozo, tuberkulozan meningiton, kiu antaŭe ĉiam estis mortiga.

En la 1950aj jaroj aperis du pliaj efikaj medikamentoj: natria salo de para-aminosalikilata acido kaj la plej efika izoniazido. Kombinita terapio dum kelkaj monatoj rezultigis plenan resaniĝon de tuberkulozo en fruaj stadioj kaj, cetere, en malfruaj stadioj de la malsano preventis eligon de tuberkulozaj mikobakterioj fare de malsanuloj, tiel foriginte danĝeron por aliaj homoj. Tamen en la 1970aj jaroj en multaj kazoj la mikobakterioj fariĝis rezistemaj al tiuj medikamentoj. Tiam oni komencis vaste apliki aliajn efikajn kuracilojn: etambutolon, pirazinamidon, rifampinon (rifampicinon) kaj aliajn, kiujn oni uzadas ĝis nun. El la antaŭaj medikamentoj oni precipe uzas izoniazidon.

Aidoso kaj tuberkulozo

La ofensivo de aidoso en la 1980aj jaroj kondukis samtempe al la tutmonda eksplodo de tuberkulozo. Malboniĝis la situacio ne nur en la malriĉaj landoj, sed ankaŭ en disvolviĝintaj ŝtatoj, inkluzive de Usono. Tuberkulozo troviĝas inter la plej danĝeraj malsanoj, kiuj aperas dum la progresado de aidoso. Pli ol 50 % de la aidoso-malsanuloj samtempe malsanas je tuberkulozo. Pro detruo de la imuneco la antaŭe neaktivaj fokusoj de tuberkulozo en la organismo de aidoso-malsanulo ekaktiviĝas. Ĉe HIV-infektitoj la mikobakterioj pli rapide akiras rezistemon al kuraciloj, kaj pro tio necesas frua kaj longedaŭra kombinita terapio per tri-kvar medikamentoj. Tia rezistemo facile disvastiĝas ankaŭ inter personoj, kiuj ne infektiĝis je HIV. Tre gravas la frua kuracado de ĉiuj HIV-infektitoj per aktiva kontraŭvirusa terapio kaj medikamenta profilaktiko de tuberkulozo.

Konkludo

Post aidoso tuberkulozo fariĝis la dua minaco por la homaro. Tiu problemo precipe tuŝas multajn regionojn de Afriko. Tial oni kreis apartan fonduson kontraŭ aidoso, tuberkulozo kaj malario. La pligrandiĝinta rezistemo de tuberkulozaj mikobakterioj al multaj medikamentoj vekas grandan maltrankvilon. En pli ol 40 landoj jam estas registritaj stamoj rezistaj al ĉiuj medikamentoj. Certe, sciencistoj kreadas kaj provas novajn kuracilojn. En 1998 estis deĉifrita la gena kodo de tuberkulozaj mikobakterioj, kio plifaciligos la kreadon de novaj efikaj medikamentoj. Necesas cetere plibonigi la vakcinon BCG kaj eltrovi novajn pli efikajn vakcinojn, kiujn eblos sendanĝere uzi por homoj kun difekta imuneco.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvarlingva muzeo

La vorto „gulago” famiĝis, kiam Aleksandr Solĵenicin verkis sian Arkipelagon de Gulago, 1918-1956, eldonitan unue en Francio en 1973. Nur post la tiel nomata restrukturiĝo, aŭ perestrojko, povis legi ĝin rusoj en la rusa.

Tiu arkipelago estis kvazaŭ aparta lando, aparta mondo, en kiu vivis arestitoj, ekzilitoj, banditoj aŭ opinio-kontraŭuloj. En la gulago homoj devis senpage kaj intense labori: la plimulto mortis surloke.

Vivprotokoloj

Kolektitaj kaj konservataj estas diversaj aĵoj, skribaĵoj aŭ fotoj, pri la ekzilo. Kelkaj ekzilitoj ankoraŭ vivas. Sekve esploristoj el 15 landoj kunlaboris, kune kun Radio Francio-Internacia kaj la franca esplorcentro CNRS, por krei retan „muzeon” el la vivprotokoloj de tiuj ekzilitoj.

La muzeo entenas ĉefe son-intervjuojn. La ideo estas, ke homoj el landoj okupaciitaj de Sovetio, kiuj travivis kaj postvivis deportadon, rakontu pri siaj travivaĵoj. Estis intervjuitaj pli ol 150 atestantoj, ĉefe el Orienta Eŭropo. La intervjuoj estas interesaj, vivplenaj kaj emocivekaj.

Temoj

Eblas viziti tiun muzeon diversmaniere: laŭ temoj (ekzemple malsato, arbaro, morto de Stalino), laŭ biografioj, mapoj aŭ kronologio. La muzeo estas vizitebla en la pola kaj en la rusa, en la franca kaj en la angla ĉe museum.gulagmemories.eu.

Indas la projekto. Jam vaporiĝas memoroj pri gulagoj. Ŝajnas, ke loĝantoj de Jekaterinburgo nun scias kiel atingi la plej proksiman superbazaron, sed ne la memorejon al la 45 000 Stalin-viktimoj, kiuj konstruis en teruraj kondiĉoj la aŭtoŝoseon al Moskvo.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La plej granda tragedio

Falis la nombro de litovianoj. Hodiaŭ en Litovio loĝas 3 053 800 personoj, antaŭ dek jaroj 430 000 pli. Tio signifas, laŭ spertuloj kaj aliaj sociaj analizistoj, ke la lando pereas kaj ke la registaro ne kapablas ĝin savi.

La vicprezidanto de la Litova Banko Raimondas Kuodis diris: „Tiuj tri milionoj ne povas kaŝi la ĉefan direkton kaj tendencon de nia lando: homoj strebas forlasi Litovion, forkuras, ne volas ĉi tie loĝi. Tio estas la plej granda tragedio de Litovio.”

Korupto

„Elmigradon”, aldonis Kuodis, „instigas ne nur la ekonomio, sed ankaŭ la morala kaj politika klimato, ekzemple socia maljusteco, korupto kaj duoblaj kriterioj por elektitoj kaj elektintoj.”

Ankaŭ la direktoro de la Instituto de Laboraj kaj Sociaj Esploroj Boguslavas Gruževskis ne kaŝis sian disreviĝon. „Estas neimagebla situacio”, li diris. „Milito forestas, sed la loĝantaro malaperas. Verŝajne la radikoj de la problemo nestas en nia socia kaj ekonomia ĉirkaŭaĵo. La registaro nepre esploru, kial homoj ne volas loĝi en Litovio.”

Strategio

La ĉefministro de Litovio Andrius Kubilius diris: „Por ni ege gravas, ke tiuj, kiuj nun estas for de Litovio, ne perdu ligon kun sia gepatra lando kaj vidu la eblojn por reveni. Ekzistas aprobita tiurilata strategio.”

Li aldonis: „Kiel ekzemplon Litovio povus havi Irlandon, kiu en la 1990aj jaroj modernigis sian ekonomion. Tio helpis regajni elmigrintojn. Tamen la loĝantaro de Litovio malkreskas ne nur pro elmigrado, sed ankaŭ pro malgranda nasko.”

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eŭropo nin devigas!

En Belgio, flandraj kaj franclingvaj politikistoj dum jaroj diskutas la transigon de respondecoj de la federacia nivelo al la landopartoj kaj ne sukcesas trovi interkonsenton.

Sed intertempe senbrue transiras aprobo de la ŝtata buĝeto, de la financoj kaj rezulte de la financado de socia sekureco al la Eŭropa Komisiono. Laŭ planoj de la eŭropaj ministroj pri financoj ĵus en Luksemburgo, la komisiono devos aprobi naciajn buĝetojn antaŭ ilia voĉdonado en naciaj parlamentoj.

Finnlando, Italio, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Germanio kaj Nederlando havas eŭrop-skeptikajn partiojn. Ankaŭ en aliaj landoj kreskas skeptikismo rilate al Eŭropa Unio, kvankam ĝi zorgis por ekonomia kresko kaj pli da prospero.

Naciismo

Sendube la kreskanta naciismo sekve de la ekonomia krizo influis tiun tendencon. Alia kialo estas la kutimo de naciaj politikistoj prezenti malpopularajn decidojn, dirante, ke ne eblas alia vojo, ĉar „Eŭropo nin devigas”.

Sed la plej granda kialo povus esti la perdo de kontaktoj inter la eŭropa politika elito kaj la civitanoj. La germana filozofo Jürgen Habermas tiel resumis la kritikon: „La politika elito senhonte daŭrigas sian elitan projekton kaj forŝtelas la voĉon de la eŭropa civitano.” La nederlanda gazeto De Groene Amsterdammer (La verda amsterdamano) skribis pri „eŭrop-diktaturo”.

La Eŭropa Parlamento ne donas la impreson, ke ĝi vere regas la Eŭropan Komisionon, kaj certe ne la Eŭropan Konsilion (la kunvenon de ŝtataj kaj registaraj estroj). Ĝi reprezentas la loĝantojn de 27 membroŝtatoj sed ne la „eŭropan” civitanon.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dividita lando, komunaj esperoj

Post monatoj da interna milito estas fine inaŭgurita kiel prezidanto de Ebur-Bordo Alassane Ouatarra. Li estis elektita en novembro 2010, sed la tiama prezidanto, Laurent Gbago, rifuzis akcepti la rezulton.

Pro la sekva politika krizo mortis pli ol 3000 ebur-bordanoj, kaj fuĝis plia miliono al najbaraj landoj, kiel Burkino, Liberio kaj Ganao. Fine, en aprilo, soldatoj el la norda parto de Ebur-Bordo bombardis la prezidantan palacon en Abidjano, la ekonomia ĉefurbo, kaj kaptis Gbago-n.

Jam suferis ebur-bordanoj pro tri jaroj da interna milito inter 2002 kaj 2005, kiam la lando estis dividita inter kristana sudo kaj islamana nordo. Intervenis Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiuj ellaboris kondiĉojn por reunuiĝo kaj fine elektoj, kiujn dum longa tempo Gbago rifuzis permesi malgraŭ internacia premado.

Palaco

Fine cedis Gbago, kiu okazigis elektojn, sed malgraŭ ĉeurna venko de Ouatarra, kun 54 % de la voĉoj, Gbago deklaris, ke venkis li per 51 % kaj insistis resti en la prezidanta palaco.

Proponis al Gbago azilon ŝtatoj kiel Usono, Francio kaj Niĝerio, sed en decembro li inaŭguris sin mem kiel prezidanton. Sekvis milito, mortoj kaj mizero tra la lando.

La inaŭguron de Ouatarra ĉeestis la prezidantoj franca Sarkozy kaj niĝeria Jonathan, kune kun la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki Moon. Nun restas la demando, ĉu la nova prezidanto povos alporti pacon al Ebur-Bordo kaj unuigi landon etne kaj religie dividitan.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉiam pli malalten

Kion diri pri la nuntempa junularo? Multaj opinios, ke 32-jarulo kiel mi ne tre taŭgas por respondi al tiu ĉi demando. Pluraj cetere konsideros min ankoraŭ „juna” instruisto de la itala lingvo, „juna” patro, „juna” edzo ktp.

Sed, kiel edukisto kun jam jardeko da enklasa sperto, permesu al mi senpeziĝon pri junularo, kiu daŭre min mirigas, bedaŭrinde ne favore. Miaj konsideroj pivotas ĉirkaŭ plurjara observado, sed la apoteozo, la lasta guto, kiu okazigis elverŝon, estis la maja ekskurso de la liceo, kie mi laboras.

Ni iris al la montoj, ĉe bela kaj pura piknika ejo. En tiaj tagoj, ĉiu kiu volas – plejparte aŭdacaj instruistoj – ekspluatas la okazon por marŝi tra la arbaro, por retrovi tiun kontakton kun la naturo, kiun la urbo kun siaj frenezaj ritmoj oftege perdigas; plimulto, pli pigra, plenpulme spiras la puran aeron de la montoj ... nure sidante sur benkoj.

Kradrostaĵo

Multe da geknaboj (ne el infanĝardeno, sed el liceo) siaflanke fotas, kuras kaj ludas kaj ĉio ĉi sufiĉas por kontentigi ilin. Iel ajn, ĉiuj – je la fino de la ekskurso – honoras la kradrostaĵon, kiu en Kipro estas deviga kaj kiun, dum la tuta mateno, kelke da volontuloj kun engaĝiĝo pretigis.

Kio konsternis min: unue, je ekskursofino, la piknikejo ŝajnis detruita per fero kaj fajro, kvazaŭ vizitite de barbaroj. Boteloj, suĉoŝalmoj, plastosaketoj paradis apud tio, kio restis el terpomoj, tomatoj, hamburgeroj kaj aliaj nutraĵoj.

Mi kaj aliaj instruistoj kolektis per niaj manoj la balaaĵojn, nehelpate de la gelernantoj, kiuj asertis, ke „aliuloj” respondecas. Ili rigardis nin, kun kukumoj en la abomene malpuraj manoj, eĉ naŭzite.

Malpermeso

Super la fontano de la piknikejo, panelo klare indikis, en la loka lingvo, ne volapuke, la malpermeson lavi telerojn. Tamen ĉion lavis niaj junuloj, eĉ per detergentoj, por ke nenio stinku en la aŭtobuso. La malpermeso klariĝis iom poste: la elflu-akvo, kun sia bela ŝaŭmo, kuris rekte en la apudan rivereton.

Dum en Afriko (eble en Eŭropo) la homoj mortas pro malsato, plurajn kilojn da viando, kaj kuirita kaj kruda, ĵetis niaj lernantoj en rubujon. La nekuirita viando, ekster la fridujo jam de la mateno, laŭdire putras ĝis la reveno al Limasolo.

Unu el la abiturientkandidatoj interalie petis al klas-kunuloj kaj al geinstruistoj skribi etan dediĉon en sian memorlibreton. Mi pripensis tion iomete kaj poste, konvinkite pri la taŭgeco de frazo gardota dum jardekoj, skribis al la knabino mallongan latinlingvan bondeziron (ad maiora, „ĉiam pli alten”).

Zamenhof

Sed poste, foliumante pro scivolo la libreton, mi vidis, ke junulo, al kiu antaŭ kelkaj tagoj mi estis faranta lecionon pri Zamenhof kaj Esperanto, skribis al la sama knabino la dikliteran vorton: „ĉiesulineto”. Imagu la miron de ŝia filo, kiam tiu iam traserĉos la memorindaĵojn de la patrino.

Senkuraĝigite, mi reiris al la aŭtobuso, ege volema reveni hejmen, post mizera ekskurso. Ekveturonte, mi vidis apud la veturilo hundon vostosvingantan. Ĝi ne estis aparte bela, kiel ja multaj vagantaj hundoj, sed ĝi ŝajnis malsovaĝa kaj min ne malmulte kompatigis.

Per dolĉa rigardo ĝi ŝajnas ĝisi siajn novajn amiketojn antaŭ ilia ekveturo, mi kredis. Nur tiumomente mi aŭdis knabinon diri: „Rigardu, jen la hundo, al kiu la kretenoj de 3B ĵetis ŝtonegojn.”

Civilizacio

Dum la tuta vojaĝo, mi demandis min, kion ni edukistoj faras (aŭ eble ne faras) por estigi tiajn kreitaĵojn. Kiu fakte respondecas? Ĉu gepatroj kaj instruistoj ne klarigas al geknaboj iom pri civilizacio, iom da vivkono? Ŝajne ne, ne sufiĉe.

Ni parolas pri valoroj kaj idealoj, kiaj medidefendo, bestoprotektado, ambaŭflanka respekto, energioŝparo, sed eble je tiaj fabeloj eĉ ni edukistoj ne kredas.

Mi faras la plejeblon, eĉ klopodante igi scivolaj tiujn junulojn pri la internacia lingvo, esperante veki en ili emocion, ektremon, revon pri pli bona mondo, ian ajn senton, diable, sed je la fino de la leciono ĉiuj elkuras por kartludi.

Poŝtelefono

Eĉ la plej sensciaj havas poŝtelefonon Blackberry (dum mi ĵus aĉetis belegan, ĉinan, kontraŭ 25 eŭroj), en socio, kiu vetas jam ĉiun aferon je la „havo” kaj ne je la „esto”: du planedoj malproksimaj je lumojaroj.

Kial studi, kial revi, se ĉio ajn estas je ĉies dispono en ĉiu momento? En tiu ĉi junularo, pardonu min, mi rekonas nenion el mia (sufiĉe freŝa) juneco. La nuntempa, almenaŭ en Kipro, ne legas kaj ne studas, scipovas kaj volas nek paroli nek skribi pli ol mesaĝeton, sed ekzaltiĝas pro la vilao, kiun la gepatroj ĝismorte pagos al banko, kaj pro Ipodo al si senkiale aĉetigita, aŭ pro aliaj bagateloj tiaj.

En kelkaj landoj oni debatas, ĉu lernantoj ekstaru, kiam instruisto eniras en klason. En Kipro male la problemo estas eksidigi ilin. Disciplino, kiel ni ĝin konceptas, ne estas, kaj se oni aŭdacas riproĉi 18-jaran „knabeton” aŭ fi!-krii por estigi silenton, la gepatroj plendas kaj minacas perdigi al oni la laboron.

Mi taskis al klaso de plenkreskuloj verki unupaĝan itallingvan tezeton en la daŭro de monato. Patrino plendis, ĉar iun nokton (la lastan, kompreneble, antaŭ la templimo) ŝia filino studis por mia studobjekto ĝis la 1a.

Universitato

„Ne forgesu, ke temas pri 18-jaruloj!”, ŝi diris al mi. Plej ironie estas, ke tiu knabino kaj ŝia patrino petas eksplicite kaj senpudore altajn notojn (t.e. almenaŭ 19 el 20!) por aliri britan universitaton, kien – inter ni – multaj gekipranoj iras sen ia merito, per pufigitaj notoj donitaj de la nuptatestanto de la baptopatro ...

Kiel paroli al tiaj homoj pri Esperanto kaj kulturo? Kio gravas estas la noto: kio kaŝiĝas malantaŭ ĝi, kion tiu noto signifas, tio ne gravas, ĉar la rezulto (t.e. aliro al brita universitato, kvazaŭ en la cetera mondo ne ekzistus la eblo studi) ne ŝanĝiĝas.

Mi fojfoje min demandas, kie mi trovos motivaĵon por ne kapitulaci, por plu kredi, ke ĉi tiu junularo estas digna je aprezado kaj konfido, kaj ke, spite al la ŝajno, ĝi estas plena de idealoj kaj valoroj, kiujn gepatroj kaj instruistoj ne vidas.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri elefantoj kaj herbejoj

Mireille Grosjean vizitis Burundon en aprilo kaj sendis jenan kunverkitan raporton:

Burundo travivis dum jardekoj militon, kiu finiĝis en 2005. Tio signifas, ke vundoj ankoraŭ doloras en ĉies koro, en ĉies memoro, en ĉies kapo, eble en kelkaj korpoj. Gravas nun paco; gravas, ke la popolo unuiĝu, lernu kune kaj harmonie vivi.

Tion celante, la registaro dungis pacperanton, s-ron Rukara, kiu alfrontas grandan kaj gravan taskon. Por tiun plenumi, li ellaboris por la popolo diversajn kaj komunajn aktivaĵojn kaj taskojn.

Manoj

Tiuj laboroj okazas sabat-matene tra la lando. Popolanoj komune ion konstruas, purigas, kaj tiel kune ŝvitas sed interkonatiĝas. Admirinde estas, ke same kunlaboras registaranoj. Tiuj aperas simple vestitaj kaj man-en-mane laboras kun popolanoj. Jen fenomeno malofta en la mondo: ĝenerale politikistoj malaperas en luksaj veturiloj kaj ne malpurigas siajn manojn. Male en Burundo.

Mi partoprenis tiujn komunajn laborojn. Dum portado de tero en sakoj miaj kunlaborantoj estis la pacperanto mem, s-ro Rukara, kaj la parlamenta prezidanto, s-ro Ntavyohanyuma. Kun tiu mi povis diskuti la lingvan situacion: la franca estis, la angla estas. Afrika proverbo diras: „Kiam elefantoj luktas inter si, herbejo suferas”. Denove afrikanoj estas viktimoj. „Eble via lingvo estas la solvo”, diris la parlamenta prezidanto.

Teamoj

Alia strategio de la pacperanto estas piedpilka ĉampionado. Piedpilkado popularas en Afriko. Kiam s-ro Rukara notis, ke inter motociklistoj kaj policistoj ekzistas streĉoj, li starigis piedpilkajn teamojn. La du teamoj ludis en stadiono: fine venkis la motociklistoj.

Ne facilas repacigi landon post longdaŭra milito, kiam oni kutimas pensi etne, ne home. La pacperanto havas pezan respondecon. Sed ankaŭ Esperanto helpas: parolantoj de la lingvo, eĉ tiuj de diversaj etnoj, jam kutimiĝas al kunvivado, kunlaboro, interparolado kaj interhelpo.

Mireille GROSJEAN, Eric NSABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean, Eric Nsabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malamikoj ne plu

Dum preskaŭ la tuta historio de la moderna Irlando, naciistoj kutimis aludi al Britio kiel „la antikva malamiko”. Certe, ekde la fondiĝo de la sendependa irlanda ŝtato, la rilatoj inter la du najbaraj landoj estis jen maltrankvilaj, jen tiklaj, jen malamikegaj, sed maksimume, malvarme diplomatecaj.

En Irlando la 20a jarcento estis pli ŝtorma, sanga kaj kruela, ol trankvila kaj „normala”, kvankam estis kelkaj mallongaj periodoj de relativa paco. Respublikanoj precipe malamis la britajn regantojn kaj la pretendojn de la britaj gereĝoj pri posedo de Nord-Irlando.

Eksplodo

En 1979 en haveno en la okcidenta Irlando ekstremistoj lasis bombon en fiŝboato, kiu apartenis al la grafo Louis Mountbatten [lui maŭntbétn], kuzo de Princo Philip [filip], la edzo de la brita reĝino. La eksplodo mortigis Mountbatten, heroon de la dua mondomilito, kaj amanton de Irlando, kie li plurfoje feriis.

Tio ne estis la unua, nek la sola, kruelegaĵo pri kiu kulpis jen irlandanoj, jen britoj, en tiu malĝoja epoko. Ekzemple en la mateno de la 21a de novembro 1920, la tiel nomata Irlanda Respublikisma Armeo (IRA) mortigis 12 britajn sekretajn agentojn. Kiel reprezalio, en la sama tago, anoj de la Reĝa Polico en Irlando (RIC) mortpafis 14 civilulojn spektantajn gaelan sportmatĉon. En la vespero tri IRA-malliberuloj estis batmortigitaj de gardistoj.

Teroristoj

La 17an de majo 1974 en diversaj lokoj en Dublino kaj en la sud-irlanda urbo Monaghan [monaĥan], bomboj metitaj en aŭtomobiloj (laŭraporte fare de nord-irlandaj porbritaj „lojalaj” teroristoj) mortigis 33 civilulojn kaj vundis preskaŭ 300 aliajn.

La 15an de aŭgusto 1998 bombo lasita de la respublikisma terorisma organizaĵo IRA eksplodis en la nord-irlanda urbo Omagh [oma], mortigante 29 homojn kaj vundante proksimume 220. Tiel, dum tiu terura periodo, okazis multegaj reciprokaj venĝaj atencoj, masakroj, murdoj kaj punatakoj. Samtempe pluraj kuraĝuloj klopodis trovi rimedojn por krei pacon en la Verda Insulo. Inter ili estis nord- kaj sud-irlandaj politikistoj, klerikoj kaj politikistoj irlandaj kaj britaj.

Iniciato

Du elstaraj inaj prezidantoj de la Irlanda Respubliko, nome Mary [mejri] Robinson kaj Mary McAleese [makalis], herkule laboris por restarigi pacon, antaŭenigi amikecon inter la du partoj de la insulo kaj plibonigi la rilatojn inter Irlando kaj Britio. Tiacele prezidanto McAleese decidis aŭdacan iniciaton: ŝi invitis la britan reĝinon Elizabeth, regantinon de la „antikva malamiko”, fari formalan, tiel nomatan ŝtatan viziton al la respubliko.

De la 17a ĝis la 20a de majo efektiviĝis tiu historia vizito, malgraŭ obĵetoj de kelkaj naciistoj kaj de malmultaj homoj, kiuj timis pri la sekureco de la reĝino kaj de la publiko. Je sia alveno, Reĝino Elizabeth kune kun sia edzo Princo Philip Mountbatten ricevis varman bonvenigon de McAleese kaj aliaj irlandaj eminentuloj.

Sonorilo

Post akcepto en la prezidantejo, la reĝino plantis arbon en la tiea ĝardeno, kaj du junaj gastoj, knabo el suda Irlando, knabo el norda, sonigis simbolan sonorilon. Pro sekureco malmultaj irlandanoj povis vidi deproksime la reĝan vizitantinon, sed tiuj, kiuj ricevis la rajton, entuziasme aplaŭdis ŝin. Surstrataj protestoj estis malgrandaj, kaj neniu grava damaĝo estis kaŭzita.

La itinero kaj programo aranĝitaj por la reĝino enhavis kelkajn eksterordinarajn elementojn. La plej elstara kaj admirata estis vizito farita de la reĝino al ĝardeno en la centro de Dublino, memore al tiuj, kiuj mortis en ribelo kaj la sendependiga milito, fakte batalantoj kontraŭ la armeo de la tiama brita reĝo.

Omaĝo

La irlanda popolo estis profunde tuŝita, kiam la reĝino metis laŭran girlandon kaj klinis la kapon antaŭ la monumento. La publiko akceptis tian geston de reakordigo kaj omaĝo al la irlandaj patriotoj kiel grandaniman kaj noblan simbolon. La sekvan tagon la reĝino faris similan omaĝon al la miloj da irlandaj soldatoj mortintaj en la du mondomilitoj.

Okaze de oficiala bankedo la reĝino faris mallongan sed imponan oratoraĵon, en kiu ŝi esprimis profundan bedaŭron pro la tragikaj okazintaĵoj dum la longa malpaco en Irlando. La aŭskultantojn aparte ravis, ke ŝi enkondukis sian paroladon per kelkaj perfekte prononcataj vortoj en la gaela lingvo. Samevente deklaris la irlanda prezidanto: „Ni ne povas ŝanĝi la pasintecon, sed ni elektis ŝanĝi la estontecon.”

La vizito povas esti rigardata kiel simbolo de la fino de miskompreno, suspekto, kaj malvarmaj rilatoj inter la du najbaraj landoj. Koincide, dum la vizito, mortis je la aĝo de 85 jaroj (samaĝa kiel la reĝino) la amata eksĉefministro Garrett Fitzgerald [garat ficĝerald], unu el la homoj, kiu plej kontribuis al la brita-irlanda interkonsento, kiu kondukis al la tiel nomata irlanda pac-procezo kaj, espereble, al daŭra amikeco.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Facilas investi

Kvankam povas aspekti iom mirinde, en Kosovo estas multaj fremdaj investistoj kaj komercistoj. Laŭ informoj de www.albinfo.ch, ĉe la Agentejo pri Stimulado de la Investaĵoj estas jam registritaj 3906 eksterlandaj entreprenoj.

Germanoj okupas la unuan lokon, poste venas Albanio kaj Svisio. Ili havas po proksimume kvaronon de la nombro de investistoj. Gravaj estas ankaŭ Aŭstrio, Turkio, Francio kaj Usono. La proponataj servoj varias ekde bankoj kaj transporto ĝis komerco, konstruado, agrikulturo, instruado, hotelumado, turismo kaj telekomunikado. Industrioj estas i.a. laktaĵa, ŝua kaj tabaka. La investita kapitalo atingas 3649 milionojn da eŭroj.

Interese estas, ke plejparto de la kompanioj havas relative malgrandan nombron de dungitoj. La plej granda nombro (1000 laboristoj) apartenas al Ferronikel en Drenas. Sekvas entreprenoj kun 400 kaj 370 dungitoj. La ceteraj havas konsiderinde malpli da dungitoj, ofte eĉ ne dek.

Simpla proceduro igas alloga

Laŭ la leĝo pri registrado de kompanioj, la investantoj devas prezenti nur malmultajn dokumentojn: notarian kopion de la statuto de la kompanio, la decidon pri malfermo de la filio en Kosovo kaj la same notarian registran legitimilon. Monsumo de 20 eŭroj sufiĉas por registrado.

Senlaboreco restas ege granda

Malgraŭ la investoj la nivelo de malriĉeco en Kosovo restas alta. Laŭ neoficialaj donitaĵoj 45 % de la laborfortoj estas senlaboraj, dum laŭ oficialaj ciferoj estas nur 20 %. Certe post la finiĝo de la procezo de censo de la loĝantaro, kiu okazis ĉi-printempe, estos pli fidindaj ciferoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eŭro daŭre allogas

La registaro de Litovio ofte deklaras, ke ĝi intencas enkonduki la eŭron ekde la jaro 2014. Analizante la aktualan ekonomian situacion, financistoj dubas, ke tio estas realisma.

Anstataŭ 2014 ili prefere indikas la postan jaron. Iliaopinie la registaran strebon ĝenos la buĝeta deficito, kiu pasintjare en Litovio atingis 7,1 % de la malneta enlanda produkto, la elmigrado kaj la junulara senlaboreco. Ekonomikistoj maltrankviliĝas pro la labora merkato de Litovio: samtempe kun granda senlaboreco estas daŭra manko de laborfortoj, precipe en la sektoroj de transporto, informteknologioj, teksaĵoj kaj nutraĵoj.

Inflacio

Spertuloj en 2012 atendas ĉirkaŭ kvarprocentan inflacion kaj diras, ke la kresko de la kostoj kaj manko de laborfortoj iom malhelpos la revigliĝon de la ekonomio post unu el la plej profundaj recesioj en Eŭropa Unio.

Lars Christensen, analizisto de la dana Danske Bank, aktiva ankaŭ en Litovio, rimarkigis ke Litovio kaj Latvio estas la solaj landoj, kiuj ankoraŭ parolas pri baldaŭa enkonduko de la eŭro. En Bulgario, Rumanio, Pollando kaj Hungario tiutemaj diskutoj jam antaŭlonge ĉesis. Li aldonis, ke aliĝi al la eŭrozono aŭ ne estas unualoke politika decido.

Tikla disciplino

La bankisto kredas, ke komunan eŭropan valuton Litovio povus havi jam post tri jaroj, tamen samtempe li substrekas, ke buĝeta disciplino kaj plenumo de la kriterioj de Maastricht estas tiklaj aferoj. „La jaro 2014 ankoraŭ estas realisma momento por ekfunkciigi la eŭron en Litovio, se Litovio plenumos ĉiujn kriteriojn, sed mi ne estas certa, ĉu la eŭro estas preta por Litovio aŭ ajna alia lando. Vidu ekzemple Finnlandon, kie ni konstatas grandegan kontraŭstaron pro la leĝeranima financa helpo al Grekio. Ni vidas politikan malkontenton ankaŭ en Germanio kaj Nederlando. Tial estas malfacile imagi, ke tiuj landoj bonvenigos aliĝon al la eŭrozono de novaj anoj.”

Laŭ Christensen, inflacio ne estos pli granda obstaklo ol financa disciplino. „Mi ne havas timojn pri inflacio, ĉar kondiĉoj pri pruntado estas severaj kaj la proponado de mono ne kreskas tiel rapide”, diris la spertulo. Li prognozas, ke la kresko de la litova ekonomio ĉi-jare povas superi la antaŭvidatajn 4 % pro kresko de eksportado al najbaraj merkatoj. Tion favoras la fakto, ke la baltaj landoj estas najbaraj kun aktive renaskiĝantaj merkatoj de Skandinavio, Rusio, Germanio kaj Pollando.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Komplete konfuzita

Mi estas unukompletulo. Tio estas, ke mi posedas unusolan kompleton, malhelkoloran, kiun mi elŝrankigas nupto- aŭ funebro-kiale. Kompleton mi ne bezonas en la laborejo (tamen, iom malnovstile, kaj malgraŭ la kutimo de pli junaj kolegoj, jako kaj kravato min ornamas en la universitato por mesaĝi al studentoj, ke mi ne estas ilia Facebook-Twitter-kompano, sed ja instruisto).

Krome kompleton mi ne bezonas por redakti MONATO-artikolojn (malgraŭ antaŭmilita tradicio de BBC-novaĵbultenistoj, kiuj legis radio-raportojn – radio, diable – portante smokingon).

Do mia kompleto, aĉetita antaŭ eonoj, malofte taglumon vidas. Ĝenerale, nuntempe, ĝi aerumiĝas pli ofte pro funebroj ol pro nuptoj: kaj mi kaj la kompleto atingis aĝon, kiam pli da parencoj kaj konatoj elektas ĝisi – se vi kredas je transmondo – ol kisi.

Ekskursis

Kaj do tial ekskursis lastatempe la kompleto. Temis pri la funebraĵo de la patrino de lerneja amiko, do sinjorino, kiun mi jam de pli ol duonjarcento konis. Ŝi mortis, 87-jaraĝa, pro diversaj medicinaj problemetoj, ĉiuj kun longaj, apenaŭ prononceblaj nomoj, sed kiuj unuvorte resumiĝas: maljuneco.

Pro ŝia aĝo malmultis en la preĝejo funebrantoj. Ŝi estis di-kredanto; almenaŭ unu el ŝiaj filoj ne plu. Leviĝas demando: por kiu oni aranĝu religian funebran ceremonion? Por mortinto, kiu dezirus, sed ne ĉeestas (almenaŭ ne en reala senco), aŭ por postvivantoj, kiuj ne deziras, sed ja ĉeestas?

Tiel cerbumante, en mia malantaŭa loko en la preĝejo (por observi, kiam ekstari, kiam eksidi), mi subite konsciis ion, kion mi jam delonge suspektas: kompletoj funebraĵe same eksmodiĝis kiel surrele vaporlokomotivoj.

Helgrizis

Iom konsternite (la kompleto eĉ pli konsterniĝis), mi konstatis, ke verdire mi estas tro formale vestita. Nur la du filoj de la mortinto portis – krom mi – kompletojn (kaj unu el tiuj ne nigran, sed helgrizan). Plejparte la funebrantoj portis ordinarajn, ĉiutagajn, diverskolorajn vestaĵojn, kvazaŭ ili irus al butikoj, kafejoj, amikoj (kion ili tre verŝajne estis farontaj poste).

Tio iom malĝojigis min. Kiam mi estis knabo, kaj mortis najbaro, miaj gepatroj fermis la kurtenojn; ni infanoj ne rajtis ekstere ludi kaj brui. Surstrate, biciklante, kiam proksimiĝis funebra procesio, mi devis desalti de sur mia biciklo kaj stari sur la trotuaro, kun kapo klinita, ĝis preterpasis la ĉerko.

Al tempoj tiaj mi ne volas reveni. Vivo pli gravas ol morto: surtere vivantoj nepre havu prioritaton. Tamen morto estas morto, kaj decas iom da respekto, minimuma gesto – ekzemple vestaĵa – por adiaŭi kunhomon, por digne danki pro vivo kuraĝe, plene, foje sufere, vivita.

Komprenis

Niaj barokaj prapatroj, ankaŭ, mi kredas, niaj viktoriaj, funde komprenis, kio estas morto. Ni, aliflanke, almenaŭ en okcidento, arogante, egoisme, fidante pilolojn kaj aliajn kuracilojn, fermas niajn orelojn al la silento de la atendanta tombo. Kvazaŭ infanoj, ni volas ludi, brui, rifuzas tiri la kurtenojn, ne havas tempon stari vid-al-vide al la morto kun kapo klinita. Spiti la morton ni volas, celebri la vivon – kaj pro tio la ordinaraj, porvivaj, ne pormortaj, vestaĵoj. Aliaj mortu: ni ne.

Eble nuran britan fenomenon mi priskribas. Eble en aliaj landoj vi pli respektas la morton. Kaj, jes, eĉ en Britio ne ĉio estas tiurilate perdita. Survoje al la funebraĵo de la patrino de mia amiko, mi preterpasis preĝejon, antaŭ kiu staris funebrantoj, ĉiuj, junaj kaj maljunaj, digne kaj respektoplene nigre (kaj komplete) vestitaj. Sed tio, mi kredas, fariĝas escepto.

Ho, la kompatinda kompleto. Ĉu ekde nun ĝi vidos taglumon nur okaze de nuptofestoj? Kion mi do portu, kiam mi ĉeestos la venontan funebraĵon? Honeste, mi ne plu scias, ne plu certas. Jes, ja ... komplete konfuzita.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ponta popolo

La prezidanto de Turkio, Abdullah Gül, faris tritagan oficialan viziton en Aŭstrio. La celo de liaj interparoloj kun aŭstraj politikistoj estis la ekonomiaj rilatoj inter ambaŭ landoj kaj la situacio de turkdevenaj loĝantoj en Aŭstrio. Krome Gül provis trovi subtenon en la alpa respubliko por la aliĝtraktadoj de sia lando kun EU.

Komence de sia vizito la turka prezidanto varbis pri vizaj faciligoj por siaj samlandanoj. Li plendis, ke reprezentantoj de turkaj firmaoj ofte ne povas viziti aranĝojn en EU-landoj kaj ne kapablas prezenti siajn produktaĵojn en foiroj. Krome li emfazis, ke Turkio estas la sola lando, kiu eniris doganan unuiĝon kun EU, sed ankoraŭ ne estas membroŝtato.

Integriĝo

Gül diris, ke por la integriĝo de Turkio en EU la turkoj, loĝantaj en Aŭstrio, povus plenumi tiucele pontofunkcion. Ili tamen devas ekposedi la germanan lingvon kaj ricevi koncernajn eblojn por lerni.

La aŭstra kanceliero, Werner Faymann, emfazis sian starpunkton pri la aliĝtraktadoj de Turkio kun EU. La aŭstra registaro konfirmis, ke ĝi subtenas la specialan EU-partnerecon de Turkio. Li atentigis pri la politika pozicio de Aŭstrio kaj EU, nome ke bazaj valoroj kiel opini-libereco, homaj rajtoj, demokratia partopreno en la decidoj kaj gazetara libereco estu senrestrikte respektataj en Turkio.

Profitoj

Gül agnoskis, ke en la aŭstra loĝantaro la subteno por EU-aliĝo de Turkio ne estas forta. Li diris, ke oni pli bone informu la publikon pri la ebloj kaj profitoj, kiujn alportus turka aliĝo. Ĉefe aŭstraj entreprenistoj tiurilate transprenu respondecon.

En la lastaj jaroj la aŭstra-turkaj ekonomiaj rilatoj intensiĝis. En 2010 Aŭstrio kun proksimume 1,2 miliardoj da eŭroj estis la plej granda investanto en Turkio. Pro tio, laŭ la turka prezidanto, aŭstraj firmaoj certe profitus pro aliĝo de Turkio al EU. Li avertis, ke la aŭstra ekonomio suferus okaze de blokado de turka EU-membreco.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kverkoj kaj kuzoj

Majo 2011 estis eksterordinara monato en Irlando. De la 17a ĝis la 20a la irlanda nacio varme bonvenigis la reĝinon de la „antikva malamiko”, Britio.

Nur tri tagojn poste la usona prezidanto, Barack Obama, faris unutagan viziton por konatiĝi kun siaj irlandaj parencoj kaj kun la vilaĝo Monegall [monegol] (gaele: Muine Gall), la hejmo de sia prapatra onklo, kiu elmigris al Usono en 1850.

Konate estas, ke Obama estas de kenja deveno, flanke de la patro, sed ĝis antaŭ nelonge ne multaj sciis, ke, flanke de la patrino li havas ankoraŭ vivantajn parencojn en la Verda Insulo.

Sekureco

La preparoj kaj aranĝoj por la vizito de la du eminentuloj estis tre malsamaj. La brita reĝino Elizabeth, kune kun sia edzo, la princo Philip [filip], modeste alvenis per negranda reĝa aviadilo, kaj ilia sekureco estis prizorgata de la Garda (la polico de la respubliko) kaj de la irlanda armeo.

La Blanka Domo evidente ne fidas eksterlandajn certigojn (eĉ tiujn de Irlando, eble la plej usonamika nacio en la mondo) pri ties kapablo protekti la prezidanton. Antaŭ la alveno de Obama aro da grandaj grizaj aviadiloj surteriĝis en irlanda flughaveno, portante diversajn kirasitajn veturilojn, ambulancon, militajn helikopterojn kaj taĉmenton de korpogardistoj, sekurecaj policanoj kaj armeanoj.

Parencoj

Plantinte kverkon en la ĝardeno de la irlanda prezidantejo, Obama flugis per helikoptero al Monegall. Tie li renkontis sian okan prakuzon, Henry Healy [henri hili], kun kiu – kaj kun aliaj parencoj – li estis fotita.

Konsentite estas en Irlando, ke ambaŭ vizitoj – la reĝina kaj la prezidanta – inspiris kaj kuraĝigis la irlandan popolon, aparte nun, meze de grava ekonomia krizo sen videbla elirejo.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Belas malgrando

Mi grandparte samopinias kun Garvan Makaj (MONATO 2011/6, p. 8). Mi ne vere komprenas la deziron pri ŝtata unuiĝo, kiun multe da esperantistoj havas. Diverseco estas pli riĉa ol monokulturo, kaj tio validas ankaŭ por ŝtatoj, registaroj, politikaj sistemoj ktp. Unu granda mond-imperio certe estus terura, griza, konformista diktaturo, ĉiuokaze, eĉ se ĉiu „mondcivitano” havus voĉdonrajton. En tiu mondo simple ne plu ekzistus iu ajn maniero starigi alternativojn aŭ eskapi de la centra povo de la burokrataro. Se la registaro farus malbonan decidon, estus vere monda katastrofo ne plu evitebla aŭ korektebla.

Fine mi povus aldoni hipotezon biologian: ĉu ni, homoj, vere kapablas kompreni la mondon kiel unu grandan sistemon? Ĉar tio estus la plej grava necesaĵo por havi grandan superŝtaton. Nia evolua historio estis historio de centmiloj da jaroj en etaj bandoj, kutime ne pli ol cent aŭ ducent maksimume, kaj la mondaj eventoj kaj katastrofoj homdevenaj de la pasintaj jaroj certe ne donas bonan impreson de nia evoluo ...

Kevin DE LAET
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kevin de Laet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Belas malgrando (2)

La demando estas, ĉu ni entute bezonus ŝtaton, se ne ekzistus aliaj ŝtatoj por minaci nian. La pragrekaj urboŝtatoj estis demokratiaj (escepte de virinoj kaj sklavoj!), sed ili konstante intermilitis. En la romia imperio dum jarcentoj regis paco – krom ĉe la limoj kun la barbaraj teritorioj. La malgrandaj nord-okcident-eŭropaj ŝtatoj estas prosperaj kaj kontentaj – ĉar iliajn militajn problemojn prizorgas NATO kaj Usono.

Diverseco estas bona afero, sed oni devas akcepti diversecon ankaŭ interne de la unuopa ŝtato. Kun tiu akcepto eblas doni propran ŝtaton al ĉiu nacio, krom eble la plej malgrandegaj. La nacio eĉ ne bezonas havi plimultan loĝantaron en sia ŝtata teritorio.

Jens S. LARSEN
Danio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jens S. Larsen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Belas malgrando (3)

Mia vidpunkto necese estas laŭ mia sperto kiel afrikano. Mia lando Niĝerio havas preskaŭ 300 etnajn grupojn kaj pli ol 120 milionojn da loĝantoj. Do se pro tio, ke vera demokratio neeblas (jes, la ĥaoso kiu sekvas ĉiun voĉdonon en Niĝerio estas pruvo, ke demokratio ne povas vere enradikiĝi en la lando) la lando devas peciĝi en preskaŭ 300 grupoj, por ke demokratio vere ekzistu, tio ankoraŭ ne garantios pacon ... La unuiĝo de la norda kaj suda Niĝerio de la Britaj Majstroj estas ĝis nun, kaj eble eterne, konsiderata kiel granda eraro, ĉar krom haŭtkoloro nenio inter la du flankoj estas sama aŭ simila. Vera demokratio eblas en malgranda homogena grupo, ne en lando kun centoj da kulturoj. Do mi pensas, ke la sola problemo de la mondo estas ... tro da homoj. En pereanta mondo, kie oni multobliĝas kiaj ratoj, la rakontoj de la estontaj generacioj estos ... Ne, mi timas imagi ilin. Tamen tiun ĉi problemon spertos ĉefe la malriĉaj landoj, sed la riĉaj memoru, ke ili bezonos grandajn kaj altajn murojn ĉe siaj bordoj por malhelpi hominundon!

Gabriel O. ÒSHÓ-DAVIES
Niĝerio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriel O. Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bruas la mezepoko

La Hansa Ligo, kiu kunigis ĉ. 200 urbojn en Eŭropo, aktivis inter la 13a kaj 17a jarcentoj. Ĝi estis komerca organizaĵo, kiu samtempe substrekis municipan regadon, humanismon kaj reciprokan apogon.

La samajn principojn transprenis en 1980 la interurba Nova Hanso, kiu hodiaŭ kunigas 176 urbojn. Uzante malnovajn valorojn de la iama Hansa Ligo, ĝi celas evoluigi socian, ekonomian kaj kulturan kunlaboron en Eŭropo.

Nunaj hansaj urboj situas precipe en Germanio, Pollando kaj Rusio. En ili loĝas pli ol 200 milionoj da homoj. En Litovio la sola hansa urbo estas Kaunas, kie okazis en majo la internacia hansa renkontiĝo, organizata ĉiujare en unu el la hansaj urboj.

Entreprenistoj

Laŭdire la festo estis la plej granda kaj impona iam ajn aranĝita en la urbo. Kunvenis entreprenistoj, kiuj dum kvar tagoj ne nur parolis pri komercaj aferoj, sed ankaŭ ĝuis pli ol cent diversajn distraĵojn.

Sur la urbodoma placo en Kaunas bruis senpaŭze mezepoka foiro. Oni bakis panon, fumaĵis fiŝojn, kaj eblis ĝui germanan bieron, estonajn mezepokajn dolĉaĵojn, rusajn krespojn kun kaviaro ktp.

Partoprenis artistoj, kiuj ekspoziciis interalie ceramikaĵojn kaj lignaĵojn. Starigita estis antikva vakso-fandfornego, kaj estis kreita 60 kg peza vaksaĵo. Konstruita estis mezepokstila urbo, kaj okazis tiutempa karnavalo kun interalie turnirantaj kavaliroj.

Pli ol 700 000 spektantoj ĝuis la eventon, kiu ripetiĝos venontjare en la germana urbo Luneburgo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Martela jeso, ambosa neo

La ĉefa politika kaj ankaŭ cetere uzata vorto en Aŭstrio estas jain, kombinaĵo de ja (jes) kaj nein (ne).

Tia la sorto de la kontraŭtabakfuma leĝo, pri kiu neniu plu scias, ĉu oni rajtas, aŭ kie, fumi en publikaj ejoj. Tia same la sorto de la slovena minoritato en la suda provinco de Aŭstrio, Karintio.

Ĉio pivotas ĉirkaŭ respondeco pri la slovena minoritato en Karintio. Tio estas ekskluzive ŝtata afero. Aliflanke ĉiuj kancelieroj uzis la saman taktikon: „Aranĝu vi karintianoj tion inter vi – kaj poste sekvos la ŝtata leĝo, kiu tion jure fiksos”.

Vojo

Ke ĉe la ŝtato, ne ĉe la provinco, kuŝas respondeco, emas „forgesi” slovenoj, kiuj negocas kun provincaj aŭtoritatoj, kiuj jure havas neniun ligon kaj kompetenton pri la afero. Tiun ĉi falsan vojon uzas ankaŭ la najbara ŝtato Slovenio, kiu samtiel subtable negocas kun la provinco, anstataŭ uzi la preskribitan oficialan kaj leĝan vojon al Vieno.

La sola aŭstra institucio, kiu respektas la juran situacion koncerne la slovenan minoritaton, estas la alta ŝtata kortumo, kiu jam dum jaroj promulgas jurajn decidojn pri la devo de la ŝtato koncerne slovenojn en Karintio, speciale, pri starigo de dulingvaj indiktabuloj en la dulingvaj lokoj konkorde al la ŝtata traktato el la jaro 1955.

Tiu traktato, kiu prezentas la fundamenton de la ŝtatekzisto mem de Aŭstrio kaj la definitivan foriron de la okupaciaj fortoj (Usono, Britio, Francio kaj Sovetio), difinas en sia artikolo n-ro 7 la specialajn rajtojn de slovenoj en Karintio kaj Stirio kaj de kroatoj en Burglando.

Traktato

Temas do simple pri plenumo de tiu kondiĉo, kiu estas la esenca parto de devoj, por ke Aŭstrio estu internacie rekonita kiel suverena memstara lando. Kiu bremsas aŭ eĉ sisteme malebligas plenan efektivigon de tiu artikolo en la ŝtata traktato, subfosas la fundamenton de la aŭstra suvereneco.

Oni povas observi, ke ĉiuj aŭstraj kancelieroj, ĉu dekstraj ĉu maldekstraj, ĝis nun faris ĝuste tion ĉi. Kaj ili ĉiuj uzis la saman malnoblan trukon – ili delegis sian taskon al la provincaj aŭtoritatoj, kiuj ne intencas la problemon juste solvi, eĉ se ili laŭleĝe kaj laŭkonstitucie respondecas.

Fundamento

Tiel oni havas du negocantajn grupojn, kiuj ĉiu de sia flanko malrespektas la fundamenton de aŭstra suvereneco. La provincaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj provas, se ne rekte nuligi, tamen laŭeble prokrasti la solvon, ĝis la nombro de slovenoj falus tiel forte, ke la devo fakte ne plu ekzistus.

Sed ankaŭ slovenoj kaj iliaj tri organizaĵoj finfine faras la samon, ĉar ili unuflanke ĉiam referencas artikolon 7 kaj tuj poste mem ĝin nuligas, negocante kun la aŭtoritatoj, kiuj pri la afero tute ne havas komision.

Reprezentanto

La nova prezidanto de la plej forta slovena organizaĵo, Valentin Inzko, cetere diplomato kaj la alta reprezentanto de UN kaj EU por Bosnio kaj Hercegovino, subite troviĝis inter martelo kaj amboso – martelo de fojfoje ekstremecaj personoj en propra organizaĵo, kiuj ne scias diferencigi inter la aferoj laŭleĝe plenumendaj kaj aferoj dezirindaj, sed ne leĝe nepraj, kaj amboso de siaj provincaj negocpartneroj de la germanlingva flanko.

Fine oni subskribis kompromison pri 164 starigendaj indiktabuloj ambaŭlingvaj kaj pri financa subteno de slovenaj infanvartejoj kaj muziklernejo.

Tamen la province reganta liberaleca partio la tutan kompromison relativigis per sia postulo, ke ĉion ĉi la popolo devus voĉdone konfirmi, kvankam tio ne estas en akordo kun la konstitucio.

Fumi en Aŭstrio aŭ uzi sian gepatran lingvon publike estas solvite laŭ la sama senprincipo kaj malhonesta kodvorto jain ...

Vinko OŠLAK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC

Per sia franclingva verko Les outils grammaticaux de l'Espéranto (La gramatikiloj de Esperanto) André Cherpillod liveras al la franclingva esperantistaro gramatikan ĉefverkon, similan al la famaj PMEG kaj PAG. La aŭtoro elektis kiel ekirbazon kaj aliron al la temo la 236 plej bazajn vortojn, vortetojn, prefiksojn, sufiksojn kaj finaĵojn de Esperanto, do tiujn ilojn, per kiuj oni strukturas siajn pensojn por muldi propoziciojn, frazojn kaj plurelementajn vortojn.

Tiujn „ilojn” por konstrui propoziciojn la aŭtoro klare apartigas de la „aĵoj” – do de la vortoj de la ĝeneral-uza vortostoko („vocabulaire d'usage”), kiuj laŭ la necesoj de la epoko povas ŝanĝiĝi kaj sekve ne temiĝas en lia libro. La aŭtoro ordigas ĉion rigore laŭ ABC kaj klarigas tre detale la uzon de ĉiu ilo. Ĉe tio li uzas la laŭnorman terminaron de la franclingva gramatika analizo, aldonante el Esperanto, tamen, unu francan neologismon – „subjunction” – ĉar la normala franca termino „conjonction de subordination” iom tro longis.

Ne-lege

Libron ĉi-specan oni ne legas paĝon post paĝo, sekcie laŭ la skemo A, B, C ..., eble kiel oni legus la monde faman krimromanon La ABC-murdoj de specifa angla Agata. Ne, libron ĉi-specan oni tute ne legas. Oni konsultas ĝin. Se oni fronte tian preskaŭ ducentpaĝan verkon, presitan parte malgrand-tipare, entute konvencie legemas, oni prefere sekvu la konsilon de la aŭtoro mem. Enkonduke li skribas: „Kiam oni havas liberan kvaronhoron, malfermu laŭ hazardo tiun ĉi libron kaj legu kelkajn paĝojn. Vi vidos, tio estas profitdona ...”. Ĝuste tion la recenzanto faris.

Bona komenco fronte al gramatikaj verkoj estas kontroli la eldirojn pri „po”, „ol” kaj „da”. Kial? Kvankam la recenzanto perfekte regas tiujn vortetojn, li ĉiam denove suferas specon de mensa konfuziĝo kaj firme kredas subite ilin ne plu regi. Feliĉas okaze de tia cerba portempa paneo tiu, kiu havas ĉemane la Ĉerpilodan „Les outils” [lezutí]. Do antaŭen al la ekzamenado de tiu ĉi „Lezutio”.

Poe kaj ole

La sekcio pri „po” ampleksas tri paĝojn. Ĝi memorigas pri la klarigoj en PMEG, kvankam nun en alia lingvo kaj per alia lingvaĵo. La klarigoj estas perfektaj, nur specifa noto iomete misas. En tiu la aŭtoro atentigas, ke latinidoj kaj ĝermanoj ne posedas tian vorton en siaj lingvoj. Nu, la germana certe estas lingvo sufiĉe ĝermana kaj jen troviĝas la vorteto „je”. Ekzemple Ich gab den drei Mädchen je drei Küsse (Mi donis al la tri knabinoj po tri kisojn). Do sume naŭ. Kia diabla fiĝojo tuj esti trovinta eraron ĉe tiom renoma aŭtoro! Evidente recenzantoj nur pagiĝas poe por ĉiu trovita eraro.

Cherpillod tute prave emfazas, ke „po” rilatas nur al nombro aŭ mezuro, ne al la substantivo tuj poste. Pro tio en frazo kiel: „Al ĉiu li donis po kvin dolarojn”, estus logike uzi la akuzativon – do, por paroli „pomege”, la objektan rolfinaĵon „-n”. Samkiel en PMEG oni avertas pri misuzoj en frazoj kiel „kilometrojn xx horo”. Konate, „xx” povas esti preskaŭ ĉio sub la suno, nur ja ne „po”.

Po-uminte nun sufiĉe, ni iru al „ol”. Kiel en la antaŭa specimeno de la teksto, ĉieas klaraj klarigoj. La sekcio ampleksas unu paĝon. Iomete surprizas la ekzemplo: „Pli bone estas vivi malriĉa, ol se oni riĉiĝas ŝtele”. Iel iomete stranga formulo. Ĝisfunde kiel ĉie en tiu ĉi verko, oni ne forgesas mencii la kombinon „post ol”, formulo tiel ofte videbla kiel la onidira „terura neĝulo” sur la montaj deklivoj de Himalajo.

Dae kaj dee

Do ek al „da”, laŭ la aŭtoro prave, prepozicio rilatiganta mezuron al mezurataĵo. En la franca ekzistas la koncepto „da” – aliaj lingvoj konas nur „de”. Do ne estu malfacile klarigi tion franclingve. La aŭtoro bezonas por tio unu paĝon kaj duonon. La klarigo ĉe la fino de la sekcio estas, tamen, tre tradicia – do rilatanta al rozoj en bukedo – helpe de la imagaj, tute ne voĉigitaj, demandoj: „Kiom da rozoj?” kaj „Kia bukedo?”. Do laŭŝajne ankaŭ francoj dae iomete ŝanceliĝas. Evidente, en la praktika vivo nur virinoj demandus tiel pri la nombro da rozoj kaj la speco de la bukedo. Viro tuj demandus: „Kiom kostas la rozoj?”

Tuj post „da” laŭalfabete sekvas la sekcio „de” – kvar paĝoj kaj duono. Uff! Sed aliflanke, PMEG bezonas ses paĝojn. Nia „de” estas speco de ĥameleono kun pluraj signifoj kaj roloj. Pro tio ĝi sufiĉe ofte ambiguas – ekzemple en la frazo: „la lingvo de Zamenhof” – ĉu jen la lingvo, kiun Zamenhof scipovas, aŭ ĉu jen la lingvo, kiu devenas de Zamenhof? Pri tiaĵoj detale atentigas la aŭtoro.

Nelge

Les outils laŭ multaj facetoj similas al PMEG. Temas, tamen, pri alia aliro – aliro, ne laŭ gramatikaj strukturoj kaj metodoj enfrazigi, sed baze de la 236 elektitaj vortelementoj alfabete ordigitaj. Tiu enlistigo laŭas unuavide la aldonan indeksan aliron de PMEG. Tamen nur unuavide. Konsultante la indekson de PMEG, ekzemple, pri „de”, oni estas kondukata al multaj diverstemaj sekcioj. Irante al la sekcio „de” en Les outils, oni alteriĝas meze de ĉiuspecaj imageblaj de-aĵoj en unu sama sekcio. Denove kompare, la aŭtoro de PMEG enkondukis sufiĉe simplajn, tamen novajn kaj ne de ĉiuj amatajn gramatikajn terminojn por priskribi la elementojn de propozicio. „Les outils” uzas la kutiman, eble iomete elitecan, latinbazan lingvaĵon, kiun oni sendube lernas en ĉiu franca lernejo.

Inter la kovriloj troviĝas ankaŭ kelkaj neoficialaj vortetoj – klare markitaj tiaj. Tamen kial vortoj kiel „nelge”, „fri”, „sob” kaj „sor” aŭ pseŭdosufiksoj kiel „-ik” kaj „-esk” nepre eniris la liston de bazaj gramatikrilataj neŝanĝeblaĵoj de Esperanto, pri tio la aŭtoro ŝuldas al ni klarigon. La elekto verdire estas almenaŭ ekvide jen kaj jen iomete arbitra. Fine estas listo de sciencaj afiksoj kaj post tiu, jen listo de diversfonte kolektitaj interjekcioj kaj onomatopeaĵoj – alivorte krivortoj kaj sonvortoj. Do nun danke al Les outils ne plu estos malfacile adekvate kluki kiel kokino.

Ekstare

Ĉiu gramatike interesata esperantisto havas sur sia bretaro almenaŭ la verkojn UV, PIV, laŭmone NPIV, kaj PAG. Ĉe multaj ekde la interreta alveno de PMEG la ĥaose organizita PAG orfiĝis, nun nur kolektante polvon kaj araneaĵojn en iu malluma angulo. Same la interrete konsultebla kaj plene senkosta vortaro REVO, almenaŭ por ĉiutagaj aferoj, duone detronigas PIV-on – simple pro la pli facila alireblo per komputilo.

Se oni entute iam emus forlasi sian komputilan klavaron kaj de mola brakseĝo stariĝi por konsulti gramatikregularon libroforman, la ĉi tie priparolata verko certe povus esti la motivdonanto por tia muskolstreĉa fizika ekzerco. Fakte, la recenzanto entuziasmiĝas pri la libro, ĉar fine jen serioze konsiderinda konkuranto por PMEG. Oni povas bone kompari la ambaŭverkajn eldirojn. Cetere, en Les outils oni lernas ne nur multe pri Esperanto, oni lernas ankaŭ multe pri la franca. Do ĝi ricevos ĉe la recenzanto honorlokon kaj sendube estos ofte uzata.

Kroze

Evidente, la recenzanto kontrolis ne nur tiujn ĉi malmultajn sekciojn. Krozante tra la paĝoj, li trovis interesan ekzemplon en la sekcio „kiom”. Jen ĝi: „Li estas tiom inteligenta kiel verkisto, kiom stulta kiel financisto” – citaĵo el PAG. Elkalkuli la precizan signifon povus postuli de iu kaj iu leganto eble iomete da cerbumado. Al la recenzanto unuavide klaris nur, ke la skribanto de la frazo ne speciale ŝatas financistojn. Ankaŭ interese, la aŭtoro enklasigas „-aŭ” kiel finaĵon, do ne kiel parton de la radiko. Tion li faras pli klare ol en PMEG kaj dediĉas mallongan sekcion al ĝi.

Menciinde estas, ke la verko estas dimensie ne tre granda kaj ankaŭ ne tre peza. Jen 15 x 21 x 1 cm kaj nur 248 g. Do ĝi povas tre praktike lokiĝi ĉemane sur la skribotablo. Per la pli ol 1,3-kilograma PIV oni povis ĉiam senpene mortbati iun obstinan oponanton el alia skolo. Per Les outils ne plu. Eble nur iomete draŝi – kaj nur kondiĉe, ke la oponanto ankaŭ sufiĉe bone scipovas la francan por akcepti ĝiajn eldirojn! Aliflanke, oni ne tro ofte batu iun ajn aŭ ion ajn per tiu ĉi nova Ĉerpilodaĵo, ĉar ŝajnas, ke ĝi estas nur glubroŝurita. Do estas reala danĝero, ke iam la folioj elfalos el la iomete ftizaspekta nur dikpapera spino.

Kvize

En Esperantujo ĉiu vere grava verko, evidente, havu enŝovitan tuj elfalontan paperan slipon kun listo de preseraroj. Ĉe Les outils la afero statas iomete alie. Slipo tuj elfalis, sed ne kun eraroj – la slipo prezentas mallongan kvizon. Jen 17 demandoj pri ĝusta formulado en Esperanto. La temoj estas apliko de „la”, akuzativo, transitiveco ktp. Pri la 17a kvizero la recenzanto iomete hezitas. Jen: La maison est située contre la mairie – kaj la proponata traduko: „La domo estas situita kontraŭ la urbodomo”. La frazo entenas du erarojn. Kiujn? – Hmm. – „estas situita”, evidente, estu „situas” aŭ „lokiĝas” aŭ „troviĝas”. Sed kie, damne, estas la dua eraro? Nu, premio ne menciiĝas, do oni povos supozeble pace plu vivi, ne trovinte la duan eraron.

Ho, heŭreka! Trovite! Vere ne pretervideble! Ĉu ankaŭ vi, leganto, tuj trovos la duan eraron?

Sed ni metu ŝercojn flanken kaj iomete serioziĝu. Les outils grammaticaux de l'Espéranto estas, kvankam franclingva, ĉefverko pri la gramatika ilaro de Esperanto kaj definitive bonega gvidilo por ĉiuj komencantoj kaj progresintoj, scipovantaj la francan. Kritikinde estas nur, ke la verko ne publikiĝas ciferece taŭge por komputiloj kaj legiloj, kaj ke la elekto de kelkaj el la kapvortoj estas iugrade arbitra.

PIV: Plena Ilustrita Vortaro
NPIV: (nova eldono) Plena Ilustrita Vortaro
REVO: Reta Vortaro
PAG: Plena Analiza Gramatiko
PMEG: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

PEJNO Simono
André Cherpillod: Les outils grammaticaux. Franclingva. Eld. Éditions de la Blanchetière, Courgenard, 2009. 185 paĝoj, glue broŝurita. ISBN: 2-906134-84-8.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Pri lingvo ne universala, ne el Krotelo, ne por Barato kaj nepre sen iksoj

La dulingva, tri-kaj-duone-paĝa atakema ĉerpilodaĵo: Esperanto: lingvo universala? aŭ lingvo internacia? – titole kun unu demandosigno tro – envicigas kelkajn aferojn, kiujn la aŭtoro ege malŝatas. Unue, la epiteton „universala”, kiu rilate lingvojn ĉiam entenas la koncepton de trudemo – forigema al ĉiuj aliaj lingvoj, kaj samtempe, ankaŭ al ties kulturoj. Li komparas „universala” kaj „internacia”, koncepton entenantan la ideon de „nur laŭ neceso helpanta”, do rilate lingvojn, internacia komunikilo inter la nacioj kaj ne iu nova ĉiea lingvo de ĉiuj nacioj.

La historian aplikon de la esprimoj „lingvo universala” kaj „lingvo internacia” la aŭtoro sufiĉe amplekse dokumentas. De la volapuka „valempük” ĝis la zamenhofa pra-esperanta „lingwa uniwersala” al la nuna same zamenhofa kaj laŭ la aŭtoro nepre preferinda „lingvo internacia” ĝis la post-esperanta ida „linguo internaciona”. Ĉe tio SAT ricevas kelkajn batojn sur la nazon.

Nun iel algluiĝinte al la termino „internacia”, la aŭtoro decidas, ke esperantigitaj francaj urbaj nomoj tute ne estas internaciaj – ekzemple, „Le Crotoy” ege ne iĝu „Krotelo”. Kaj entute, kio pri „Villedieu-les-Poêles”? Ĉu „Vildieŭlepŭalo” aŭ „Urbodio-la-hejtiloj”? Ho! Kiom profunde ĉagrenis tiu akra malŝato la bedaŭrindan recenzanton, kiu, tute hazarde, jam entuziasme esperantigis ĉiujn vilaĝnomojn de sia pli proksima ĉirkaŭaĵo!

Post tio la aŭtoro rajdas atakon kontraŭ la landan nomon „Barato” – aprobitan de la „Kakademio”. La internacie ekkonebla nomo estas – kaj estu nur – la zamenhofa „Hindio”. Laŭ la recenzanto, tamen, temu ĉi-okaze pli supozeble pri „Hindujo”, kaj aldone la radiko „hind-” neniam ajn estis vere internacia. Internacia estas la senhoa „ind-”, kaj tute ne „hind-”. Fakte „hind-”, laŭ la recenzula opinio, dereligas. Sed evidente, la aŭtoro pravas pri „Barato”. Tiun konas vere neniu krom la baratanoj mem.

La kulminan mortpekon kontraŭ internacieco la aŭtoro kredas trovi ĉe ni rilate la uzon de jena surogata alfabeto kun la aĉaĵo „x”. Oni prefere uzu la zamenhofan belaĵon „h”, kiu liveras internacie pli ekkoneblan ortografion. Sendube, vera aserto. Sed en la unikoda epoko ankoraŭ plendi pri iksoj iomete „ex-modiĝas”.

Tiu ĉi pamfleto prezentiĝas en Esperanto kaj paralele en la franca. La recenzanto vere ne scias, kial aldone en la franca, ĉar temas eksklude pri tipaj esperantistecaj batalkampoj, kiujn oni prefere prisekretu.

Ĉu leginda? Pro la kontrastigo de „universala” kontraŭ „internacia” eble, sed pro la aliaj temoj – malpli. Ĉiuokaze, la atentigo pri la senpripensa uzo de la epiteto „universala” verdire iomete enpensigas.

Memkompreneble, rilate la esperantigon de nomoj, la leganto prefere ne fidu eĉ nur solan vorton de recenzanto nomanta sin ...

PEJNO Simono
André Cherpillod: Esperanto: lingvo universala? aŭ lingvo internacia? – L'Espéranto: langue universelle? ou langue internationale? Dulingva: franca kaj Esperanto. Eld. La Blanchetière, Courgenard, Francio, 2010. 8 paĝoj, A5. Sen ISBN.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Flatu nin!

Regule interesiĝantoj pri MONATO demandas nin, kiom da legantoj nia revuo havas. Malfacilas respondi tiun demandon. Ĉu „niaj legantoj” estas tiuj kelkmiloj, kiuj abonas ĝin? Aŭ ĉu temas ankaŭ pri tiuj multaj dekmiloj, kiuj ĉiumonate legas unu-du iam aperintajn artikolojn interrete? Aŭ pri tiuj, kiuj estas nepagipovaj kaj eĉ legas kompletajn malnovajn jarkolektojn en la retpaĝaro de MONATO? La demando do ne estas respondebla, sed estas klare, ke la nombro de nepagantaj legantoj larĝe superas tiun de la fidelaj abonantoj, kiuj estas la bazo de la ekzisto de la magazino.

Ĉu tiuj dekmiloj da neabonantoj entute ne volas aboni, aŭ ne povas aboni? Aŭ ĉu ili legas nur kelkajn artikolojn kaj opinias, ke pagi plenan kotizon por tio ne valoras? Nu, kiel estu, por tiaj personoj ekzistas „servoj por sociaj mikropagoj”. Unu el tiuj estas la sveda Flattr. Kiel ĝi funkcias? Post via aliĝo en flattr.com vi deponas tie liberan sumon, ekzemple 2 eŭrojn. Kiam vi legas en la retejo de MONATO iun interesan artikolon, vi alklakas la tiean Flattr-butonon kaj finite. Se en tuta monato vi alklakas nur tiun unu butonon, tiam via tuta bonhavo de 2 eŭroj estos sendita al MONATO. Tamen, se vi ankaŭ alklakas butonon apud artikolo de, ekzemple, Vikipedio, tiam via bonhavo de 2 eŭroj estos dividita inter MONATO kaj Vikipedio. Do vi neniam povos elspezi pli multe, ol vi antaŭe deponis. La sumo, kiun ni ricevas de unu persono, do eble nur estas eta, sed multaj tiaj etaj mikropagoj ja povas formi grandan enspezon.

flattr

Ankoraŭ ne ĉiu artikolo de MONATO havas Flattr-butonon. Depende de la sukceso de la agado ili estos aldonitaj iom post iom. Vi trovas nun butonon ekzemple ĉe la kompletaj jarkolektoj, kiel en www.esperanto.be/fel/2010/index.php. Ĉu vi konas neabonantojn de MONATO? Sciigu al ili, kiel ili facile kaj malmultekoste povas subteni vian magazinon! Diru al ili, kiel facile ili povas flati nin!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Revoj pri skistogaso

Post la vizito al Usono de Arvydas Sekmokas, la ministro pri energio, la registaro jubilis pri la ekzisto de aglomeraĵoj de skistogaso en Litovio kaj tiel konfirmis sian optimismon pri energia sendependeco. Onidire jam venontjare, danke al privata investanto, povus komenciĝi esplorboradoj. Geologoj supozas, ke en Litovio la skistogasa areo povas konsisti el 480 miliardoj da kubaj metroj, el kiuj eblus ekspluati 100 miliardojn, je valoro de 10 ĝis 30 miliardoj da usonaj dolaroj.

Al la demando, kiam skistogaso povus aperi en Litovio, la ministro respondis, ke la rezulto ne povas esti rapida. „Atendas kvaretapa laboro. Unue, ni devus certiĝi, kiom granda estas la rezervo. Due, necesas fari esplorojn. Trie, ni devus testi la rezultojn etskale. Nur fine venos la kvara etapo – industria akirado. En Usono oni por tio bezonis pli ol dek jarojn, en Pollando malpli.”

Jonas Satkunas, vicdirektoro de la Geologia Oficejo de Litovio, estas pli optimisma. Liaopinie, se ĉi-jare glate pasus konkurso por elekti kompanion por fari la esplorojn, la unuaj testboradoj jam povus esti farataj sekvontjare. En la plej sukcesa kazo, skistogaso povus esti minata nelonge poste.

Delonge konata

Kio estas tiu skistogaso? Simple dirite ĝi estas ŝtoniĝinta argilo, kiu enhavas kelkajn procentojn da organika materialo, el kiu povas eliĝi gaso. La gaso estas minata per pistado de skistoj. Ju pli multe tiuj tavoloj estas pistataj des pli da gaso eliĝas.

Unuaj informoj pri skistogaso kuŝanta en la sino de Litovio, precipe en ĝia okcidenta parto, aperis jam en la jaro 2004. Unuaj pri tio ekparolis kompanioj kiuj en Litovio minas petrolon. Tamen neniu intencis eligi la gason, ĉar tiam mankis efika teĥnologio.

La temo de skistogaso en la mondo jam flirtas dum ĉirkaŭ tridek jaroj, tamen ĝia minado ĝis nun ne estis ekonomie rendimenta. La ĉefa diferenco inter ordinara natura gaso kaj skistogaso estas, ke aglomeraĵoj de natura gaso kuŝas koncentrite sur relative malgranda teritorio. Tian nature formitan rezervejon eblas ekspluati dum 30 ĝis 40 jaroj. Dume skistogaso disvastiĝas en multe pli granda teritorio. Por mini ĝin necesas komplika instalaĵo kaj preskaŭ ĉiujare novaj bortruoj en aliaj lokoj.

El ekologia vidpunkto skistogaso estas problemiga. Ĝi enhavas multe da metangaso, kiu estas konsiderata danĝera por la naturmedio. Por la pistado estas uzataj kemiaĵoj, kiuj parte restas subtere kaj povas polui la grundakvon.

Skistogaso nun vere furoras en Usono. Pasintjare, pro plibonigita teknologio, la lando per ĝi kovris dek procentojn de siaj gasbezonoj.

La litova ĉefministro Andrius Kubilius deklaris, ke se Litovio entreprenus minadon de skistogaso, ĝi povus almenaŭ dum 30 ĝis 40 jaroj kontentigi siajn gasajn bezonojn. Nuntempe la lando jare uzas ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj da natura gaso.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dividoj venkitaj almenaŭ parte

Fine de majo Niĝerio inaŭguris novajn prezidanton, federacian parlamenton kaj guberniestrojn en 26 el la 36 ŝtatoj, kie okazis balotoj.

La balotoj, en aprilo, estis interesaj. Laŭ la konstitucio, la povo devas alterni inter sudo (99 % kristana) kaj nordo (99 % islama). La lasta prezidanto, Shehu Muea YarAdua, estis nordulo, kiu laŭplane restus prezidanto eble ĝis 2015. Tiam la prezidanteco revenus al la sudo.

Tamen mortis YarAdua en majo 2010 kaj la povon transprenis d-ro Goodluck Jonathan. Tiu devenas de la niĝerdelta regiono de Bayelsa en la sudo de Niĝerio. Lia ŝtato estas unu el dek, de kie venas la nafto, kiu kontribuas 90 % al la ekonomia bonfarto de Niĝerio.

Malkonsentis

Do nordaj politikistoj, kaj ankaŭ nepolitikistoj, postulis, ke nordulo aŭ islamano sekvu la mortintan YarAdua. Aliaj niĝerianoj malkonsentis. Ili argumentis, ke Niĝerio jam sufiĉe maturas, por ke iu ajn, sendepende de etno aŭ religio, aspiru al federaciaj postenoj, ekzemple prezidanteco. Cetere liberaluloj subtenis Jonathan, bone edukitan homon, kiu jam iniciatis pozitivajn reformojn kaj enpostenigis je federacia nivelo intelektulojn kaj aliajn kapablulojn.

Tamen sin prezentis diversaj kandidatoj el la nordo, inkluzive de eksaj armeaj ŝtatestroj. Fine elektis la norduloj, kiel kompromisan kandidaton, Generalon Muhammadu Buhari, ŝtatestron inter 1983-85. Sed en aprilo, malgraŭ bomboj en diversaj ŝtatoj, kiuj mortigis centojn da niĝerianoj, la popolo turnis la dorson al etnaj kaj religiaj dividoj kaj kvereloj kaj elektis kiel prezidanton Jonathan.

Atakis

Islamaj fundamentistoj apenaŭ kredis la novaĵon. Jonathan akiris 24 milionojn da voĉoj, Buhari nur 12 milionojn. Ĝihadistoj do atakis kristanojn, loĝantaj en norda Niĝerio. Mortis miloj, kiam domoj kaj preĝejoj de kristanaj subtenantoj de Jonathan estis bruligitaj.

Aparte ŝokis la mortigo de dek t.n. junularservantoj. En Niĝerio, post universitata eduko, oni devas servi la ŝtaton dum unu jaro en alia regiono ol tiu, de kiu oni devenas. Sudanoj servas en la nordo, norduloj en la sudo. Sed unuafoje en la historio de la servo estas mortigitaj junuloj, rigardataj kiel posedaĵoj de la ŝtato kaj do iel sanktaj.

Fuĝis

La junulojn, kiuj travivis la unuan ĝihadistan atakon, kaj kiuj fuĝis al policejo, oni tie mortigis, kune kun policanoj. La internacia komunumo kondamnis la atakon. Tamen, malgraŭ sangaj makuloj tiaj, oni taksas la baloton sukcesa kaj senfraŭda.

Venis gratuloj el ĉirkaŭ la mondo, interalie el Usono, Eŭropa Unio kaj aliaj afrikaj landoj. Ili bonvenigis stabilan kaj demokratian Niĝerion, la plej homnombran landon en Afriko, kun 130 milionoj da loĝantoj, kaj ties plej gravan nafto-produktanton.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Adiaŭo al nukleo

Post la tertremo kaj cunamo kun la detruoj en la japana nuklea centralo Fukuŝima okazis en Germanio manifestacioj postulantaj tujan malŝalton de ĉiuj atomcentraloj en Germanio. Ankaŭ en mia loĝurbo Aŭgsburgo estis tiel.

La organizantoj de la protestoj rezignis pri paroladoj de eminentuloj kaj politikistoj. Anstataŭe ili ebligis al partoprenantoj uzi mikrofonon kaj laŭtparolilon por esprimi emociojn, timojn, postulojn kaj esperojn.

Kelkaj atentigis, ke la centralo Gundremmingen en distanco de iom pli ol 40 km estas tre proksima al Aŭgsburgo. Ĝia bolakva reaktoro estas simila al tiu ĉe Fukuŝima. La forbruligita radioaktiva materialo estas stokata en malfermita ujo sen speciala protekto.

Akcidento

Aliaj atentigis, ke ne taŭgas argumenti pri rest-risko, ĉar risko ĉiam restas kaj akompanas nin. La demando ne estas, ĉu akcidento eblas, sed kiam. Homoj partoprenantaj loteriojn kredas, ke la tre neverŝajna granda feliĉo povas okazi venontan semajnfinon, malgraŭ la fakto, ke ĝi okazos al ili unu fojon en 300 000 jaroj. Samtempe ili kredas, ke la granda malfeliĉo de eksplodo en atomcentralo neniam okazos, kvankam ĝi estas dekoble pli verŝajna.

Aktivuloj proponis ŝanĝi la elektroprovizon kaj estontece uzi nur „senatoman” kurenton el vent- kaj sun-energio, akvoforto ktp. Kelkaj postulis de la loka elektroprovizanto ne plu uzi atomkurenton. Loke la proporcio de atomkurento estas inter 13 kaj 14 %.

Moratorio

Multaj kritikis la tujan reagon de kancelierino Merkel, kiu ordonis nuklean „moratorion”. En la germana lingvo „Moratorium” estas apenaŭ konata fremdvorto, kiu signifas simple „prokrasto”. Ĉu ŝi ordonas malŝalti la plej malnovajn nukleajn centralojn – por post ioma paŭzo esperi pri la forgesemo de la popolo kaj denove aktivigi ilin?

En 2000 la Federacia Respubliko Germanio kontrakte interkonsentis kun la atomindustrio iom post iom rezigni pri atomelektra energio. La ruĝ-verda registaro en 2002 precizigis, ke la atomcentraloj funkciu nur 32 jarojn kaj ke ne estos konstruataj novaj.

Permeso

En oktobro 2010 la parlamento decidis plilongigi tiun tempon tiel, ke la sep atomcentraloj de la tempo antaŭ 1980 havu permeson funkcii pliajn ok jarojn, la dek pli novaj pliajn 14 jarojn.

Post la eventoj ĉe Fukuŝima Merkel ordonis rapidan plian kontrolon de la plej malnovaj atomcentraloj, t.n. stres-teston. Fakuloj klarigis, ke en tri monatoj tio tute ne eblas. Fakte oni ne praktike testis aŭ ekzamenis, sed pridemandis la respondeculojn de la centraloj pri la sekureco de la konstruaĵoj.

Aviadilo

La ĉefa demando estis, ĉu la betona ŝirmilo de la reaktoro estas sufiĉe fortika por protekti eĉ kontraŭ aviadilo-kraŝo. La rezulto estis publikigita en la kutima maniero: oni pretendis seriozecon kaj sinceron.

Kvar nukleaj centraloj laŭdire estas nesufiĉe fortikaj por protekti kontraŭ kraŝo de eta aviadilo. Kelkaj estas nesufiĉe fortikaj kontraŭ mezaj aviadiloj, kaj neniu betonkiraso ŝirmas kontraŭ kraŝo de granda pasaĝeraviadilo.

Stokado

La registaro rapide kreis tiel nomatan etik-komisionon, kiu rekomendis malŝalti ĉiujn atomcentralojn en Germanio ene de jardeko, do ĝis 2021, eble eĉ pli frue. Etike postulendas ankaŭ solvi la demandon, kie kaj kiel stoki la forbruligitan materialon, radioaktivan ankoraŭ dum jarmiloj. La ĝisnuna provizora stokado estas nesufiĉa.

Fine la tri regantaj partioj, CDU (Kristdemokrata Unio), CSU (Kristsociala Unio) kaj FDP (Liberec-Demokrata Partio), interkonsentis plej laste en 2022 malŝalti la atomcentralojn. Samtempe Merkel postulas stres-teston por ĉiuj atomelektraj centraloj mondvaste. Germanio ankaŭ ne importu atomkurenton el aliaj landoj.

Radioaktiveco

Ankaŭ la nuklea centralo Gundremmingen apud Aŭgsburgo estos malŝaltita en 2022. Sed kion poste? Neniam ĝis nun estis malkonstruita komparebla atomcentralo ie en la mondo. Profesoro Alois Loidl de la universitato de Aŭgsburgo bonvenigas la malŝalton, sed avertas, ke la radioaktiveco de la konstruaĵo estas tiom danĝera, ke oni prefere ne tuŝu ĝin dum 20 jaroj kaj nur poste malkonstruu la centralon.

Dum multaj civitanoj postulas tujan malŝalton de la centraloj, ties manaĝeroj asertas, ke tio ne eblas. Krome, se oni tuj malŝaltus la sep reaktorojn mallaborantajn dum la moratorio, la ŝtato perdus unu miliardon da impostoj. Necesas novaj subvencioj por evoluigi novajn teknologiojn kaj por plukonstrui kurent-reton.

Intertempe okazis protestoj kontraŭ atomcentraloj en Germanio. Fine de majo 160 000 homoj en multaj urboj postulis: „Ne plilongigu la funkciadon de atomcentraloj. La registaro reprezentu ne la interesojn de la elektrokonzernoj, sed la interesojn de la popolo.”

Centmiloj da homoj memoras la bildojn pri Fukuŝima, la mensogojn de ties manaĝeroj, la sekvajn paneojn, kaj ili daŭrigas siajn protestojn.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kovriloj, kurtenoj ĉiakoloraj

Grekion skurĝas daŭra krizo, sed ne ĉiuj senkuraĝiĝas. Multaj homoj, sen monrimedoj por distriĝi en trinkejoj aŭ restoracioj, remalkovras la varmon de siaj hejmoj. Spite al ekonomiaj problemoj, grekoj emas laŭeble komfortigi siajn hejmojn, atendante, ĝis la ekonomia suno releviĝos.

Tiun inklinon sukcese ekspluatis nederlanda dezajnistino loĝanta en Grekio. Ĉe la retejo de Aletta Smit, el Tesaloniko, klientoj povas mem elekti kolorkombinaĵojn de littukoj por akordiĝi kun la koncerna dormoĉambro.

Futbalo

Anstataŭ vane travagi butikon post butiko, kliento povas nun per musoklako mem proponi desegnaĵon. Ekzemple, se infano fanatikas pri futbalo, tiu povas havi littukon kaj kurtenojn en la koloroj de la ŝatata teamo.

Evidente klientoj sendu la dimensiojn de la dezirataj varoj al la jam 40 jarojn ekzistanta firmao, kiu, pretiginte la mendon, ekspedas la kovrilojn aŭ kurtenojn.

La retejo, nur en la angla, itala kaj nederlanda lingvoj, jenas: www.custom-bedding.com.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kampara fabrikado

Antaŭ cent jaroj, en multaj vilaĝoj de la sud-germana regiono Palatinato, la plej granda parto de la familioj vivis pere de la propra bieneto.

La kampa tereno sufiĉis por pli-malpli bone nutri sin el la memprizorgitaj produktaĵoj, por bredi la necesajn dombestojn kaj akiri iom da mono fare de la vendado de lakto, legomoj kaj fruktoj. Dum la rikolto, ĉiuj familianoj, eta grupo el tri generacioj, kune kampe laboradis.

Hodiaŭ la situacio estas tute ŝanĝiĝinta. Postrestas vilaĝe nur du–tri bienegoj, kiuj, kvazaŭ kamparaj fabrikoj, reagas al la postuloj kaj ebloj de la internacia merkato.

Sterko

Ne plu rezultas nur unu rikolto en unu jaro. Helpe de industria sterko, tuba akvoalkondukado kaj ĉiaj maŝinaj kaj kemiaj rimedoj, almenaŭ tri rikoltoj de diversaj fruktoj el unu kampo estas eblaj.

Kompreneble ne plu sufiĉas familia laborforto. Malgraŭ la abunde utiligataj maŝinoj, la rikolto de specifaj fruktoj kaj legomoj ne povas rezigni pri homaj sperto kaj laboremo. Tiajn kvalitojn oni ne plu trovas multe en la regiono. Germanaj senlaboruloj preferas kontente kvitanci la ricevon de la ŝtata apogo, ol klini la dorson antaŭ salatoj kaj asparagoj.

Kaĝoj

Jen la ŝanco por laboremaj viroj kaj virinoj el orienta Eŭropo. Ili aperas amase dum la rikoltaj sezonoj, loĝas senplende en konteneraj kaĝoj kaj laboregas kampe tie, kie la dunginto ilin sendas.

Povas okazi, ke oni bezonas eĉ plurajn centojn samtempe por rikolti ajlocepojn el nur unu kampego. Kaj posttagmeze la rikolta armeo, strategie organizite, aperas 20 kilometrojn fore por eltiri kaj vendoprepari rafanetojn.

Festeno

Post la rikolta sezono la regiona registaro invitas al „Rikoltodanka festeno”, fiere titolante sin „Ĝardeno de Germanio”. Freŝe kuŝas la fruktoj sur la podio.

Oni eĉ ne flaras la kreskigan helpon de kemiaĵoj, de malpura akvo kaj de la reuzitaj restoj el la regionaj kloakoj, la ŝviton de migrantaj laboristoj. Tiam tiuj orient-eŭropanoj jam longe estas denove hejme kaj ne ĝenas la solenaĵon.

El la loka vivonecesaĵo estas fariĝinta tutmonda merkato. Novaj epidemioj, ne plu familiaj, sed mondvastaj, salutas: Bonan apetiton!

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Boato historia

Antaŭ fervojoj kaj aviadiloj boatoj tre gravis en Ĉinio kiel transportiloj. Sed unu boato aparte gravis kaj nuntempe allogas turistojn el la tuta lando.

La boato, el ligno kaj multe riparita, rilatas al la fruaj jaroj de la ĉina komunista partio. En 1921 la partio okazigis sian unuan kunvenon komence en Ŝanhajo. Pro sekureco la partoprenantoj vojaĝis al la urbo Jiaxing kaj daŭrigis la kunvenon ĝuste en tiu boato.

Prezidanto

Sume estis 12 partoprenantoj, kaj unu el ili estis Mao Zedong, la unua prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko. Ĉi-jare la partio celebras la 90an datrevenon de la fondiĝo kaj miloj kaj miloj da partianoj vizitas Jiaxing pro la boato.

Vizaĝe al tiu ĉi historia boato kelkaj vizitantoj sincere kaj laŭte deklaras la devizon de la partio por montri sian estimon kaj amon.

Inter la lastatempaj vizitantoj estas 45 laborantoj de la retrevuo El Popola Ĉinio, kiuj faris 1500-kilometran vojaĝon por vidi la boaton.

Xu JINMING/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stilo nete supera

Mi ĉerpas donitaĵojn por miaj kontribuoj precipe el la flandraj komunikiloj. Mia unua provo estis traduki tekston el la nederlanda, kiun mi opiniis interesa. Sed mi rapide rezignis kaj komprenis, ke mi devas mem redakti la enhavon, ĉar mi konfrontiĝis kun nenecesaj ripetoj, superfluaj detaloj, miskompreneblaj frazoj kaj eĉ iel manko de logiko en la enhavo. Por kompreni konfuzan tekstoparton, mi devis konsulti alian fonton pri la sama temo. Tiajn redakciajn mankojn mi poste retrovis eĉ en la plej prestiĝaj flandraj gazetoj kaj magazinoj.

Post kiam mi sendas miajn tekstojn al Paul Gubbins, mi kutime retrovas ilin iom modifitaj en la reta kaj en la presita versioj de MONATO. Kun plezuro mi konstatas, ke la redaktoro ankoraŭ sukcesas poluri ilin per elimino de superfluaj vortoj, per pli klaraj esprimoj kaj eĉ foje per reordigo de paragrafo por akiri pli logikan kaj koheran enhavon. Mia simpla konkludo estas, ke la stilo de MONATO nete superas tiun de la flandraj komunikiloj. Mi scivolas, ĉu alilandaj kontribuantoj havas similajn spertojn.

Ivo DURWAEL
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jen la tub-ero

La unua Parkhotelo estis malfermita antaŭ ses jaroj en Ottensheim apud Linz, Aŭstrio. Ĝi situas sur la bordo de Danubo kaj konsistas el grandaj tuboj, en kiuj estas hotelĉambro. La prezon de tranoktado difinas la gasto.

Ĉiu tubo havas diametron 2 m, longecon 2,6 m kaj pezon 9,5 t. Laŭ Andreas Strauss [ŝtraus], iniciatinto de la projekto, la tubĉambroj posedas bonan bru-izoladon.

Interne estas duobla lito, littolaĵoj, aldonaj kovriloj kaj lampo. En la plafono estas fenestreto. Proksime al la tubĉambroj troviĝas kafejo, minibufedo, necesejo kaj banejo.

Serurkodo

La hotelo funkcias de majo ĝis oktobro. Tubĉambron oni rezervas rete. Oni ricevas serurkodon por eniri. Forirante, oni lasas la pagon en kesto ene de la tubo. Kutime la gastoj pagas por tranokti inter kvin kaj 50 eŭrojn. Oni rajtas gasti maksimume tri tagojn.

La ideo pri tubo-tranoktado iĝas populara. Ekde majo funkcias dua Parkhotelo tia en Germanio. La hoteloj kontakteblas ĉe www.dasparkhotel.net (germane, angle).

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Festo-neĉeesto

Komence de junio italoj festis la 150-jariĝon de sia respubliko. Invititaj estis ŝtatestroj el diversaj landoj, inkluzive de la prezidanto de Serbio, Boris Tadić.

Tamen ne invitita estis la prezidanto de Kosovo, Atifete Jahjaga. Laŭ Adem Demaçi, kosova politikisto, Italio – ŝtato kun grandaj investaĵoj en Serbio – ne invitis la kosovan prezidanton, kiam Tadić minacis ne ĉeesti, se ankaŭ ĉeestos Jahjaga. Tial mankis reprezentanto de la plej nova eŭropa ŝtato, aspiranta aliĝi al EU.

Kvin membroj de EU (Rumanio, Hispanio, Grekio, Slovakio kaj Kipro) ankoraŭ ne agnoskas la sendependecon de Kosovo. Aliflanke oni faras plejeblon por alproksimigi Serbion al EU, malgraŭ ĝia pasinteco. Tiucele oni utiligas ankaŭ la tro malfruan areston de la serba militkrimulo Ratko Mladić.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingvoj malaperos plu

Mi estas preta subskribi ĉiun vorton en la artikolo de Garvan Makaj Ĉu gravas, se lingvoj mortas? (MONATO 2011/5, p. 25-26). Tiu problemo emocias min jam dum multaj jaroj. Kaj post longaj pripensoj trudas sin nur unu konkludo: lingvoj ankaŭ plu malaperos po unu dusemajne, neniu tion haltigos.

Certe, hipoteze oni povus fari multon. Eta popolo (ekzemple 1000 homoj) povus malfermi lernejon, eldoni gazeton, traduki la plej bonajn librojn por infanoj. Se la popolo estas ankoraŭ pli eta (kelkaj dekoj da homoj), oni devus urĝe organizi ekspedicion de lingvistoj, priskribi gramatikon kaj leksikon de la lingvo, registri ankoraŭ konserviĝintajn fabelojn, kantojn, proverbojn ... Sed kiu por tio donos la monon?

Estas bezonataj ŝtata politiko kaj mono. En Israelo oni povis ja revivigi la lingvon, kiu dum 3000 jaroj estis morta. Kaj Makaj skribas, ke la gaela lingvo estas endanĝerigita. Kial? Ĉu la riĉa Britio ne havas monon por ĝia savado? Ĝi havas. Sed forestas deziro de ŝtatistoj. Tial lingvoj malaperos plu, kaj ni povas nur silente malgaji.

Miĥail KOROTKOV
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Miĥail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tamtamas ŝtopiĝoj

TomTom, la renoma marko de navigiloj, ne nur helpas aŭtomobilistojn trovi la vojon, sed ankaŭ aŭtomate ricevas informojn de siaj uzantoj. Tiel ĝi povas kontroli 30 milionojn da aŭtoj kaj analizi 800 miliardojn da donitaĵoj en unu jaro.

La sistemo havigas informojn pri la vojo, sed ankaŭ kalkulas kiom da „normala” tempo necesas por la koncerna distanco. Kiam stiranto bezonas trionon pli da tempo, aŭ kiam dum pli ol 70 % de la vojaĝo tiu ne sukcesas veturi je normale permesata rapideco, ĝi supozas, ke okazis trafikŝtopiĝo. Tiel TomTom povas analizi la vicoproblemojn en Eŭropo.

Unua loko

En Bruselo oni suferas plej multe. Dum 38,9 % de la ĉiutagaj vojaĝoj okazas ŝtopiĝo. Tiu cifero superas tiujn de Varsovio (38,8 %) kaj Londono (34,5 %). Jam pasintjare Bruselo havis la unuan lokon, sed la situacio malboniĝis (tiam 37,7 %).

Surprizas la nombro de trafikaj dispepsioj en Britio. En la listo de la 20 plej problemaj urboj troviĝas ok britaj.

Londono enkondukis vojimposton en 2003, sed la ŝtopiĝoj apenaŭ malpliiĝis (nur 0,2 %). Ankaŭ Oslo havas imposton, sed ankaŭ tie la ŝtopiĝoj restas (26,9 %). En Milano oni eĉ nuligis la sistemon, ĉar la ŝtopiĝoj ne malkreskis, dum elspezoj pli altis ol enspezoj.

Limigo

La brusela urbestraro eĉ kreis ŝtopiĝojn, mallarĝigante vojojn, komplikante vojkruciĝojn kaj limigante rapidecon en la urbocentro al 30 km hore. Tiel oni celis malkuraĝigi aŭtomobilistojn atingi la urbon per privata aŭto.

Neniu nederlanda urbo troveblas en la listo de la 20 plej ŝtopitaj lokoj. Barcelono, kiu pasintjare troviĝis en la 17a loko, nun malaperis el tiu ĉi listo. Sed la plej spektakla pliboniĝo okazis en Dublino, kie ŝtopiĝoj malkreskis je 9,7 %. Sendube tio ŝuldiĝas grandparte al la ekonomia krizo.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝtopiĝoj

De preskaŭ 20 jaroj MONATO havas redaktantaron, konsistantan el unu ĉefredaktoro (nun Paul Gubbins) kaj el pli ol dek fakaj redaktoroj, el kiuj ĉiu respondecas pri aparta rubriko, ekzemple pri politiko, pri ekonomio, pri scienco ktp. Tiuj inter vi, kiuj regule sendas tekstojn por publikigo en MONATO, scias, ke ĉiu redaktoro havas sian apartan retadreson facile memoreblan, kiel politiko@monato.be, arto@monato.beekonomio@monato.be. La manuskriptoj por publikigo senditaj al unu el tiuj adresoj alvenas do ne en la eldonejo de MONATO en Antverpeno, sed rekte ĉe la koncerna redaktoro, ie ajn en la mondo.

Tiu sistemo havas avantaĝojn: tekstoj kaj fotoj venas tuj ĉe la ĝusta homo, kaj ili ne povas perdiĝi inter la centoj da administraj leteroj, kiuj alvenas en la eldonejo. Sed ĝi havas ankaŭ malavantaĝeton. Multaj el niaj kunlaborantoj estas scivolaj, ĉu ilia manuskripto bone alvenis, ĉu ĝi aperos en la tuj venonta numero ktp. Kien skribi por akiri tiujn informojn? Al la redaktoro kun tiu bela @monato.be-adreso? Aŭ al la eldonejo en Antverpeno? Por eviti ke oni entute devu cerbumi pri tio, la ĉefredaktoro antaŭ nelonge petis, ke ĉiuj redaktoroj tuj konfirmu la alvenon de manuskripto, tiel ke la aŭtoro povas esti certa, ke ĝi ne perdiĝis.

Tamen niaj aŭtoroj ne nur estas scivolaj, multaj el ili estas senpaciencaj (!) kaj do deziregas tuj scii, en kiu numero de MONATO aperos la produkto de ilia cerbostreĉo. Kaj jen demando, kiun neniu povas respondi. Artikoloj, kiuj traktas aktualan temon (tiaj aperas ofte en la rubriko „Politiko”), havas prioritaton. Se estas multaj tiaj prioritataj manuskriptoj en unu difinita monato, tiuj kiuj ne traktas ion aktualan (ekzemple novelo, turisma artikolo), povas prokrastiĝi, kaj tiaj fojfoje aperas plurajn monatojn post kiam la aŭtoro sendis ilin. Pro tio en tiaj „neaktualaj” rubrikoj kelkfoje estas ŝtopiĝoj kaj tie kontribuoj eventuale nur guton post guto aperadas.

Por malgrandigi la ŝtopiĝojn MONATO regalas vin ĉi-monate per escepte dika numero kun multe da politiko kaj moderna vivo, kun novelo, kun librorecenzoj ktp! Ĝuu ĝin!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rapida kunligo

La registaro de la usona ŝtato Teksaso ricevis 15 milionojn da dolaroj por konstrui rapidtrajnan fervojon, kiu kunligos la urbojn Dallas [dalas] kaj Houston [hjuston].

La fervojo ne nur mallongigos la vojaĝdaŭron inter tiuj du gravaj urboj (la 400-kilometra itenero daŭros nur 80 minutojn), sed ankaŭ kreos multajn novajn laborlokojn. La projekton oni jam komencis. Tamen ankoraŭ ne estas decidite, ĉu la fervojo kunligos la centrojn de la urboj aŭ iliajn flughavenojn. Ambaŭ proponoj havas siajn plusojn kaj minusojn.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rio-granda stimulado

En nordaj regionoj de Meksiko pli akriĝas la tiel nomata „milito inter drogkarteloj”. La vivo ĉi tie fariĝis danĝera por ordinaraj homoj, kiuj ofte elektas elmigri al la pli trankvila kaj leĝe stabila norda najbaro, Usono, aliborde de la rivero Rio Grande.

Ne ĉiuj, precipe malriĉuloj, laŭleĝe transiras la riveron. Pli riĉaj homoj penas kadre de la leĝaro setli ĉe la usona riverbordo kaj tien transloĝigi siajn familianojn.

Fabrikoj

La usona registaro stimulas enmigradon, disdoninte ĝis 10 000 tiel nomatajn verdajn kartojn, kiuj permesas loĝi kaj labori en Usono. Multaj enmigrintoj starigas fabrikojn aŭ entreprenojn en regiono kun alta senlaboreco.

Ekzemple la registaro de la urbo McAllen, landlima urbo en Teksaso, bonvenigas enmigrantojn. Tiuj ne nur ekonomie sed ankaŭ kulture evoluigas la regionon.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malpermeso pro deveno

Albanoj povas libere moviĝi tra eŭropaj ŝtatoj apartenantaj al la tielnomata Ŝengen-zono, inkluzive de la najbara Grekio. Tamen la grekaj landlimaj gardistoj ne permesas liberan moviĝon al homoj devenantaj de Ĉamerio, en la nord-okcidenta Grekio.

Jenas la preteksto: oni notas en pasporto naskiĝlokojn kun nomoj ne plu laŭleĝe uzataj de la greka ŝtato. Temas pri urboj kaj vilaĝoj en Ĉamerio, kiuj alinomiĝis kaj ne plu uzas siajn iamajn albansencajn nomojn. La albana ministro pri eksteraj aferoj protestis al la greka registaro.

Genocido

Ĉamerio estis iam loĝata de albanetnuloj apartenantaj kaj al la kristana kaj al la islama religioj. Kiam Grekio aneksis la regionon en 1913, okazis etnopurigado kaj genocido. En 1944 oni mortigis kelkmilojn da albanoj kaj forpelis preskaŭ ĉiujn islamajn albanojn el Grekio.

Nuntempe la parlamenta partio albana luktas por reakiri perditajn rajtojn rilate Ĉamerion, por ke homoj reiru al siaj prapatraj teroj kaj reposedu riĉaĵojn tie lasitajn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kupono-mono

En 1991, do antaŭ 20 jaroj, Sovetio dividiĝis en apartajn sendependajn ŝtatojn. Kun la apero de la novaj ŝtatoj aperis ankaŭ novaj valutoj: somoj, lidoj, latoj, hrivnoj ktp.

En Ukrainio dum tiuj 20 jaroj ŝanĝiĝis tri fojojn la valuto. Komence ĝis 1992 funkciis la sovetia valuto: rublo. Sed al tiu necesis aldoni tiel nomatajn kartetojn de aĉetanto, do kuponojn. Tiam en la vendejoj estis preskaŭ nenio. Nur per rubloj plus kuponoj eblis aĉeti.

Diversvaloraj

Multaj civitanoj bone memoras, kiel kun la salajro oni ricevis foliojn (de formato A4) kun fortranĉeblaj diversvaloraj kuponoj. Komence de 1992 aperis plurfoje uzeblaj kuponoj.

La tiama inflacio rapide „riĉigis” la ukrainojn. Tamen en 1996 eblis interŝanĝi la kuponojn kontraŭ nova ukraina valuto, hrivno: cent mil kuponoj egalis al unu hrivno.

Post 1996 hrivno trifoje ŝanĝis sian aspekton. Laŭ specialistoj, tio okazis por sekureco. Ne estas planataj pliaj ŝanĝoj.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu nukleaj centraloj necesas?

„La okazintaĵoj de Fukushima ja pruvis, ke la nukleaj centraloj povas rezisti al iu ajn natura akcidento, do ili estas la plej sekura maniero por produkti abundon da energio.” Tion diris Skender Koja, profesoro pri fiziko en la universitato de Tirano. Li opinias, ke nuklea energio anstataŭos la baldaŭ elĉerpotajn energifontojn surbaze de nafto kaj karbo, kaj ke ĝi estas tute pura kaj ne poluas la medion.

Landoj malsame reagas

Sub la premo de la forta verda partio, Germanio decidis fermi ĉiujn nukleajn centralojn ĝis la jaro 2022. Dume la registaroj de Usono, Ĉinio, Rusio kaj eĉ Japanio agas kontraŭe. Ili ne emas nuligi la programojn pri la disvolvado de nuklea energio. En Ĉinio ekzemple estas konstruataj pluraj elektrocentraloj.

Francio apenaŭ estas influata de la nuklea fobio. Ĝi certigas 75 ĝis 80 procentojn de sia energio per nukleaj centraloj. Ĝi krome vendas sian troon da energio al najbaraj landoj, ekzemple Italio, kiuj mem malpermesas la konstruon de novaj centraloj.

Energifontoj ne sufiĉas

La tiel nomataj renovigeblaj energifontoj (vento, suno, akvo, verdaĵoj) hodiaŭ povas kovri nur malgrandan parton de la bezonoj. Tial la homaro, vole nevole, eĉ se ĝi konfrontiĝas al nukleaj danĝeroj, estas devigata akcepti ilin. Cetere, ĉu la viktimoj pro produktado de nuklea energio ne estas malpli multaj ol tiuj pro trafiko aŭ en minejoj?

Najbaroj favoras

La albana registaro plurfoje sin deklaris preta konstruigi nukleajn centralojn ĉe la bordo de la Lago de Shkoder, najbare al Montenegro. La investon je miliardoj da eŭroj realigus la itala ENEL aŭ la rusa Alfa Group Consortium. Same faris Slovakio, Slovenio kaj Bulgario, malgrandaj landoj kun pluraj nukleaj centraloj. Ili pliriĉiĝas per la eksporto de nuklea energio kaj ignoras la enlandajn kritikantojn, kiuj dubas je la kapablo de la ŝtato por bone mastrumi tiajn komplikajn entreprenojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingvo aŭto-didakta

Jam de jaroj mi luktas kun fremda lingvo. Mi ne parolas pri mia gepatra, la angla, kvankam ties ortografio kaj prononcado de tempo al tempo min – metafore – ĉirkaŭ la kapo bategas, nepre venkante.

Do ne pri la angla lingvo temas, kvankam ja pri brita. Lingvo, kiun mi ĉiutage renkontas, ĝenerale en skriba formo, sed foje ankaŭ en parola. Lingvo, kiu min fojfoje amuzas, sed pli ofte, pro mia nescio, iritas, kolerigas. Temas pri la sekreta lingvo de aŭtoj. Aŭ, pli precize, de aŭto-ciferplatoj.

En Britio, kiel en kelkaj aliaj landoj, eblas – kontraŭ krompago – registri veturilon kun t.n. privata ciferplato. Tio signifas, ke oni anstataŭigas la ŝtate provizitajn ciferojn kaj literojn per memelektitaj, do personaj. Ekzemple, se mi estus fanfaronema riĉegulo mi povus, almenaŭ teorie, alfiksi sur mian veturilon platon PPG 1 (laŭ miaj initialoj).

Fakte kreskis tuta industrio ĉirkaŭ personigitaj ciferplatoj. Se oni posedus, hazarde, personigeblan platon, oni povus vendi ĝin kaj tiel profiti – foje, se alfiksitan al malnova aŭto, kontraŭ pli da mono ol la valoro de la veturilo mem. Kaj, reciproke, abundas en Britio vantuloj pretaj akiri platojn, kies litero- kaj cifero-kombinaĵo – almenaŭ teorie – identigas la posedanton de la koncerna veturilo.

Tamen, almenaŭ al mi, tiuj ĉi identigiloj restis apenaŭ deĉifreblaj. Imagu do mian ĝojon, kiam, hazarde trafoliumante bulvardan gazeton, mi trovis duonpaĝan reklamon ĝuste pri personaj platoj. Jen, mi kriis, la ŝlosilo al tiu ĉi mistera lingvo. Do mi eklegis, ekstudis kun entuziasmo.

Kelkaj kombinaĵoj, mi konstatis, facile deĉifreblas. Ekzemple AUS 721A literumas Austria (Aŭstrio): 7 kaj 2 fariĝas ... nu ... T kaj R. Klare, ĉu ne? Simile AUB 123Y kreas la nomon Aubrey ... nu, jes, ĉi-foje 12 fariĝas R kaj 3 egalas al E. Tute logike.

Krome, se mi konus iun, kiu nomiĝas Mary, tiu povus aĉeti platon MAR 7S. Bone ... 7 fariĝas Y (kompreneble) kaj la fina S ... nu ... malaperas. Tre oportune – kaj mi forgesu, ke en supre menciita specimeno 7 egalas al T. Kaj kio pri DA61 ESS? Jen Dagless ... evidente, 6 fariĝas G kaj 1 L. Mi ne menciu, ke Dagless tre strange sonas: neniuj Dagless-oj sin kaŝas en mia loka telefonlibro. Sed eble ie. Ho, kaj 6 signifu ankaŭ C: OFF 16E literumas office (oficejo). Bona identigilo, eble, por tiu, kiu tiom ŝoforas, ke la aŭto fariĝas oficejo.

Klare, la cifero 1 egalas al la litero L. Ho, jes, kaj 11 al ... nu ... H, L M, N kaj U. Ĉu vi ne kredas? Do vidu: NA11 EEM Naheem; WO11 ARD Wollard; LA11 DEN Lamden; LEO 11A Leona; kaj WA11 DBY Waudby. Denove ne troveblas Waudby-oj en la telefonlibro. Mi havas la impreson, ke oni inventas nomojn simple per la haveblaj literoj. Speco de alfabeta ludo, eble.

Sed ĉu nun vi komprenas, kial mi, ŝoforante, misorientiĝas en tiu ĉi bizara lingvo – eĉ pli mallogika ol la angla? Verdire, pasiginte tutan matenon, studante la diverajn kombinaĵojn kaj ties „solvojn”, mi povas konkludi nur, ke, kiel la angla, la reguloj tro komplikas por esti analizitaj, kaj ke litero aŭ cifero povas egale signifi pli malpli tion, kion vi volas, ke ĝi signifu.

Sed, ve ... mi konfesu. Ankaŭ mi ludis ĉi tiun alfabetan aŭto-ludon. Antaŭ unu jaro, kiam mia kara benzino-kapa filo, Rikardo, atingis sian 30an jaron, familianoj kune donacis al li delonge sopiratan personigitan ciferplaton. Iasence ni havis bonŝancon: ni akiris rekoneblan, sufiĉe trafan kaj, surprize, ne obscene multekostan platon: R1 GUB. Li fieras pri sia identigilo kaj, supozeble, neniu rompos al si la cerbon por eltrovi kaŝitan nomon.

Do, se ĉi-someron vi vizitos Brition, kaj rimarkos R1 GUB kun ĝia ŝoforo, nepre salutu lin. Tamen bonvolu ne diri, ke lia patro taksas tiujn, kiuj personigas siajn aŭtojn, ne siajn vivojn, arogantaj, vantaj, havantaj pli da mono ol senco. Filo restas ja filo, eĉ se ties ideoj ne ĉiam kongruas kun tiuj de la patro.

Se ĉi-somere vi turisme aŭtas, ĉu en Britio aŭ alilande, ŝoforu sekure. Kaj, super ĉio, ĝuu la (nordduonsferan) someron.

Ho, se hazarde viaj kolegoj nomas vin porko-vizaĝulo, la bulvarda gazeto havas – senblage – personigitan platon por vi: P16 FAC – angle pig face. Kiu povus rezisti oferton tian?

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vilaĝo ĉine ĉarma

Hallstatt estas pitoreske situanta vilaĝo ĉe samnoma lago en Supra Aŭstrio. La vilaĝo tiel plaĉis al ĉinaj arkitektoj, ke ili sekrete faris kopion de la loko. Tamen antaŭe ili devis informi la lokajn loĝantojn, kiuj ne tre ĝojas pri tio.

En la vilaĝo ekscitiĝon provokis la novaĵo, ke ĉina entrepreno faris detalfidelan kopion de la romantika loko. La arkitektura projekto jam multe progresis. Ĝi estas destinita por la sudĉina urbo Boluo en la provinco Guangdong.

La foiran placon kun domoj, kolono de la triunuo, preĝejo kaj hotelo Grüner Baum (Verda arbo) oni kopie konstruos laŭ la originala grandeco. Krome oni estigos ankaŭ kopion de la lago en malpli grandaj dimensioj.

Kulturheredaĵo

Ĉinaj arkitektoj esploris dum la pasintaj monatoj la vilaĝon, kiu havas 815 loĝantojn kaj kiu ekde 1986 estas en la listo de mondaj kulturheredaĵoj de Unesko. La vilaĝestro Alexander Scheutz diris, ke li miras, sed ne indignas, aldonante, ke ĉiujare la vilaĝon vizitas 800 000 turistoj.

La vilaĝestro konstatis ankaŭ favoraĵon: „Ni povas fieri pri tio. Fakte ĝi estas bonega reklamo por nia komunumo. Estontece multaj ĉinoj volos vidi la originalon.”

Ankaŭ turismaj spertuloj vidas avantaĝojn por Hallstatt. Multaj ĉinoj travojaĝantaj Eŭropon vizitas tiun belan lokon, kio gravas al la vilaĝo el ekonomia vidpunkto.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bomboj kaj mortoj: la lingvo de islama radikalismo

Niĝerio fariĝis unu el la landoj en la mondo batalantaj kontraŭ terorismo. Aparte la norda Niĝerio ne plu estas sekura: al sudaj niĝerianoj tie loĝantaj oni konsilas reveni hejmen.

Radikala islama grupo, Boko Haram, deklaris militon kontraŭ la niĝeria ŝtato. Ĉiutage estas mortpafataj dekoj da homoj, ĉefe policanoj kaj membroj de la sekurecaj servoj. Krome estas detruataj publikaj konstruaĵoj.

Boko Haram insistas pri rigora aplikado en la norda Niĝerio de la islama leĝaro. Ĝi kontraŭas ĉion okcidentan, inkluzive de edukado de knabinoj. Ĝi batalas kontraŭ ajna miksiĝo de islamanoj kaj alireligianoj, precipe kristanoj.

Bomboj

Niĝerio, dividita inter la islama nordo kaj la alireligia, kristana sudo, suferis diversajn atakojn kaj atencojn. En junio Boko Haram eksplodigis bombojn ĉe la sidejo de la niĝeria polico, kies inspektoro-generalo tien ĵus revenis. Mortis laŭ oficialaj raportoj ok homoj, sed multaj opinias, ke plias la nombro de viktimoj. Detruitaj estis 33 veturiloj.

Kelkajn tagojn poste eksplodis alia bombo en parko kaj drinkejo: mortis 10 homoj kaj estis vunditaj dekoj pli. Sekvis aliaj atencoj ĉe drinkejoj.

La registaro taksas serioza la agadon de la terorisma grupo. La estro de la niĝeria armeo, generalo Azubuike Iherijika, deklaris militon kontraŭ ĝi. Tamen la vortoj estas sensignifaj. Boko Haram ne timas la registaron kaj, pro la malalta eduko-nivelo en la nordo, daŭre altiras adeptojn.

Hoteloj

Por pli efike kontraŭi la terorismon, la instancoj en la ĉefurbo anoncis, ke ĝi limigos la moviĝadon de civitanoj. Hoteloj, drinkejoj, manĝejoj, diskotekoj k.s. nepre devas fermi siajn pordon je la 10a vespere. Malpermesite estas lasi aŭton apud publikaj domoj aŭ registaraj oficejoj.

Tamen multaj opinias, ke pro korupto niĝeriaj sekurecaj servoj ne kapablas protekti kontraŭ terorismo. Civitanoj nun antaŭvidas, ke terorismo fariĝos parto de la ĉiutaga vivo en lando iam konata pro paco kaj sereneco.

Princo Henriko OGUINYE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eŭropo en la fajro de la epidemio

Mia artikolo Nova infekta malsano postulanta internacian kunlaboron (MONATO 2001/5, p. 17) (havebla interrete) priskribis malsanon, kaŭzitan de la enterohemoragiaj tipoj de intestaj bakterioj Escherichia coli. Tiu artikolo denove aktualas pro la ĉi-jara vasta epidemio de tiu malsano en Germanio kaj en multaj aliaj landoj de Eŭropo. Tial mi rememorigu iom pri la malsano kaj la kulpaj bakterioj.

Malsanoj kaŭzataj

La plejmulto de intestaj E. coli estas nepatogenaj aŭ eventuale kondiĉe patogenaj por homoj (t.e. ili provokas malsanojn precipe ĉe suĉinfanoj aŭ personoj kun imundifekto). Tamen ekzistas ankaŭ patogenaj tipoj, inkluzive de la tiel nomataj enterohemoragiaj tipoj. Ili produktas verotoksinon, substancon, kiu estas tre venena por la homa organismo.

La plej danĝeraj el tiaj bakterioj por la homoj estas E. coli „O157:H7”. Tamen estas „O104:H4”, kiu kaŭzas la nuntempan epidemion en Eŭropo. (La kodoj O kaj H indikas la specifajn antigenojn de la bakterioj.)

En gravaj kazoj ili provokas sangan lakson, anemion, malpligrandiĝon de trombocitoj kaj rezulte de tio malefikan sangokoaguliĝon. La plej danĝera komplikaĵo estas uremia sindromo (akuta rena nesufiĉeco).

La ĉefa rezervujo (fonto) de la infekto estas la kornobrutoj. Kutime mikroboj vivas en la intestaro de bestoj kaj ne provokas malsanon. Tamen en besto malbone nutrata, malfortiĝinta aŭ alikaŭze malpli rezistema la bakterioj penetras en la sangon kaj infektas la tutan organismon. Tial viandaĵoj fariĝas infektitaj. Eblas ankaŭ al la bakterioj malpurigi laktaĵojn, akvon, salatojn, legomojn, sukojn ktp. Cetere, muŝoj povas disvastigi bakteriojn. Ankaŭ malsanaj homoj estas danĝeraj infektofontoj, kaj necesas al ili resti malkune de aliaj homoj ĝis resaniĝo.

La epidemio en Eŭropo

La malsanoj menciitaj supre estis registritaj en multaj landoj antaŭ kelkaj jaroj, sed plej ofte en Japanio kaj Usono. Nun la minaco atingis Eŭropon.

La informo pri la komenco de epidemio de danĝera intesta infekto en la nordaj regionoj de Germanio aperis fine de majo 2011. Sendube, jam estis iuj kazoj de la malsano pli frue. Tamen ĝis la 30a de majo estis registritaj en Germanio pli ol 1000 malsanuloj, el kiuj 10 mortis.

La epidemio rapide disvolviĝis. Jam la 3an de junio estis konataj pli ol 2000 kazoj kaj 18 mortoj. Kazoj de enterohemoragia intesta infekto aperis ankaŭ en naŭ aliaj eŭropaj landoj kaj ankaŭ sporade en Usono kaj Kanado.

La plej ofta kaŭzo de mortoj estis grava akuta rena nesufiĉeco. La kulpaj mikroboj estis rezistemaj al la plej konataj antibiotikoj. Nur senprokrasta sangodializo povas savi multajn malsanulojn.

Por disponigi grandan kvanton de plasmo, multaj homoj en Germanio rapidis fariĝi sangdonantoj. En la interreto aperis informo, ke oni sukcese ekprovas la kuracilon Soliris (komerca nomo).

Komence germanaj specialistoj insistis, ke hispanaj kukumoj transmisias la bakteriojn al homoj. Estis detruitaj multaj tunoj da kukumoj, kaj tial hispanaj kamparanoj ege malprofitis. Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la kukumoj ne estis infektitaj. Hispanio juste postulis, ke Germanio kompensu la financan perdon.

Ankaŭ diversaj aliaj legomoj estis fojfoje suspektataj. Finfine oni atentigis pri ĝermoj de sojo kaj aliaj faboj. Tamen ne eblas escepti kiel faktorojn de transmisio de bakterioj infektitajn viandaĵojn kaj laktaĵojn. Tial la instancoj admonas homojn zorgeme lavi legomojn kaj manojn, submeti viandaĵojn kaj laktaĵojn al altaj temperaturoj ktp. Ekde la dua de junio Rusio malpermesis importon de legomoj el Eŭropo dum almenaŭ unu monato.

Laŭ informo de la Monda Organizaĵo pri Sano, ĝis la 1a de julio 2011 la nombro de malsanuloj pro enterohemoragia intesta infekto en Germanio atingis 3900. El ili 800 suferas pro akuta rena nesufiĉeco kaj en multaj kazoj necesas transplantado de renoj. En 16 landoj, precipe en Eŭropo, estas registritaj pli ol 4000 malsanuloj. Ĝis tiam mortis 50 malsanuloj, nome 48 en Germanio, 1 en Svedio kaj 1 en Usono. Fine de julio Germanio anoncis la finon de la epidemio.

Konkludo

Por ĉesigi tiun danĝeran epidemion kaj preventi la aperon de novaj similaj malsanoj necesas:
1. Malkovri la primaran fonton (rezervujon) de la malsano. Verŝajne tiu estas kornbrutaro, infektita de enterohemoragiaj tipoj de E. coli.
2. Determini vojojn kaj faktorojn de la transmisio de la infekto. Kiamaniere patogenaj mikroboj el la intestaro de bestoj trafis en legomojn? Probable temas pri bestaj fekaĵoj kiel malpurigiloj.
3. Klarigi la mekanismojn, per kiuj bakterioj E. coli en la intestaro fariĝas patogenaj kaj akiras rezistemon al antibiotikoj. Verŝajne mutacioj kaj aliaj genetikaj mekanismoj tre gravas.

Kiel mi jam skribis antaŭ dek jaroj, tre gravas konstantaj internaciaj reciproka informado kaj kunlaboro.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memsanigaj materialoj?

Kiam oni rompas oston aŭ vundiĝas, molekuloj en la korpo ekreagas, provante sanigi la lezon. Sciencistoj nuntempe serĉas eblojn por enkonstrui similan kapablon de memriparo en ne-organikajn materialojn.

Ne tiom simpla

La organoj de la korpo estas tre fleksiĝemaj. Kontraste, kiam temas pri artefaritaj materialoj, ĝis nun oni strebis krei materialojn kiel eble plej fortajn kaj solidajn. La granda defio estas enkonstrui flekseblecon en materialon ne perdigante al ĝi la aliajn ecojn. Krome necesas eviti nocajn efikojn. Ekzemple, por malhelpi metalkorodon, oni uzas kromato-pigmenton. Ŝajnas bona ideo kombini tion kun memriparaj ecoj de polimeroj; tamen la pigmento estas kanceriga. Do necesas trovi alian eblon.

Esploroj

Facile kompreneblas ke la usona NASA (National Aeronautics and Space Administration/Tutlanda Aeronaŭtika kaj Spaca Administrado) havas tiurilatan esplorcentron, ĉar riparoj en la kosmo estas ekstreme malfacilaj. Ankaŭ aviadilkompanioj povus ege profiti de memripareblecoj de fendetoj dum flugado.

Sed laŭ profesoro Herman Terryn de la Libera Universitato en Bruselo, Flandrio kaj Nederlando havas pioniran rolon en la esploroj kaj certe ne postrestas kompare al NASA.

Realigoj

La esploroj estas ankoraŭ en eksperimenta fazo, sed oni povas atendi praktikajn aplikojn en la venontaj jaroj.

Jam ekzistas okulvitroj por skiantoj sur kiuj etaj skrapaĵoj ripariĝas sub influo de suna varmo. La aŭtokonstruisto Nissan eksperimentas pri simila tekniko por memriparo de skrapaĵoj en lako de aŭtomobiloj. Ĝis nun tio eblis nur por nigra lako pro ĝia granda ensorbo de varmo kaj ne sukcesas kiam temas pri ripetaj difektetoj aŭ karoserio plena de skrapaĵoj.

En Nederlando, oni kovris en decembro 2010 kvarcent-metran strion de aŭtovojo per memripara asfalto. Oni aldonis ŝtaldratetaron konektitan al elektra bobeno. Ĉi tiu povas sendi kurenton en la dratetaron kaj tiel varmigi ĝin ĝis 60 gradoj celsiaj. Tiel la asfalto iom fandiĝas kaj la fendetoj fermiĝas. La unuaj rezultoj estas kontentigaj. Nun oni pluesploros en laboratorio kiom ofte necesas apliki tiun fandoprocedon: ĉu ĉiuprintempe aŭ eble ne ĉiujare.

En Belgio oni eksperimentas per aldono de neaktivaj bakterioj en betonon. Kiam estiĝas fendetoj, la enfluantaj akvo kaj aero restimulas la bakteriojn kaj tiuj ekproduktas kalkoŝtonon kaj tiel la fendetoj refermiĝas.

En alia eksperimento oni aldonas polimerojn. Kiam la betono fendiĝas, la polimeroj ekkontaktiĝas kaj refermas la fendojn.

La ĉiujaraj postvintraj riparoj de aŭtovojoj estas granda zorgo en moderna lando kaj sendube oni kiel eble plej baldaŭ provos apliki la menciitajn teknikojn en la praktiko.

La grandaj industrioj investas pli kaj pli en la esploradojn de sinriparantaj materialoj kaj oni povas do atendi multajn aplikojn en la venontaj jaroj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Voĉoj de krianto en elekto-dezerto

Jam de 20 jaroj ne okazas tiel forta batalo inter la urbestro-kandidatoj en la albana ĉefurbo Tirano.

Unuflanke, alianco de socialistoj kun ĉekape Edvin Rama, pentristo, jam trifoja urbestro; aliflanke, alianco de demokratoj kun ĉekape Lulzim Basha, juristo, plurfoje ministro. Ambaŭ proponis allogajn, interesajn programojn.

La popolo rigardis en televido, aŭ sur grandaj publikaj ekranoj, kiel nombrado de la voĉoj en la diversaj balotilujoj indikas jen venkon por unu, jen venkon por alia. Fine estis anoncite, ke venkis Rama per 10 voĉoj (en urbo kun ĉirkaŭ 800 000 loĝantoj).

Ludreguloj

Tamen oni konstatis, ke pluraj balotiloj estas erare metitaj en malĝustajn kestojn. La demokrata kandidato postulis, ke estu enkalkulitaj ankaŭ tiuj voĉoj. Vane protestis la socialistoj, ke estas subite ŝanĝitaj la ludreguloj.

Du semajnojn poste deklaris la Centra Elekta Komisiono, ke, surbaze de la mislokitaj balotiloj, fakte venkis per 84 voĉoj Basha. Denove plendis la socialistoj, insistante, ke la komisiono kontrolu la voĉojn en ĉiuj 1800 balotilujoj de la ĉefurbo.

Ĉi-foje superis Basha per 93 voĉoj. Socialistoj postulis novajn elektojn, sed kortumo tion malpermesis. Tiel, dum la venontaj kvar jaroj, Lulzim Basha urbestros en Tirano.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Perspektivoj el rubujo

En la granddukejo Luksemburgo 97 % de la loĝantaro klasifike disigas siajn forĵetaĵojn. Ĝi estas do sufiĉe reciklema lando, kaj mia familio volonte adaptas sin al la ĉi-rilataj moroj.

Ni distingas kelkajn – feliĉe, tamen, ne dekojn da – specojn de forĵetaĵoj, kaj almenaŭ unufoje monate ni veturigas niajn malplenajn botelojn, plastajn skatolojn, kartonaĵojn ktp al la plej proksima reciklejo.

Tie avidaj faŭkoj de kolektujoj atendas ilin, en longa vico laŭ impresa hierarĥio, ekde „tondaĵoj el arbustoj” tra „neferaj metalaĵoj” ĝis „hejmaj eksaparatoj” kaj „uzitaj vestaĵoj”. Homoj el ĉiaj etnoj kaj sociaj tavoloj alveturas al la reciklejo en aŭtoj foje luksaj, por vigle, preskaŭ konkurs-etose puŝi ĉaregojn da arbobranĉoj, eksfridujoj, kaj eĉ da revuoj, al la kolektujoj.

Kalocsay

Kiel bona esperantisto, mi ĉiam dediĉas apartan atenton al la ricevujoj de papero kaj kartono. Kiu scias, eble iun tagon mi trovos tie aŭtografaĵon de Kalocsay, aŭ la Fundamenton ...?

Nu, tiaĵon mi ankoraŭ ne rikoltis, sed mi jam savis de re-muela sorto kulturhistorian kuirlibron de Oklahomo, usonan manlibron pri rapida maldikiĝo kaj eĉ pli usonan konsilaron pri eĉ pli rapida riĉiĝo.

Post tiaj antecedentoj, je lastatempa vizito kun mia bopatro, jam rutine mi elfiŝis el sub hundnutraĵa sako iun Michelin-vojmapon de Francio (kiu do bezonus tiaĵon en la epoko de GPS-navigiloj?) kaj okulfrape malnovecan urbomapon de Luksemburgo.

Horon poste, en la hejma salono mi malfaldis miajn trovaĵojn, sub rigardo malaproba de mia bopatrino: kion ja faras elrubaĵo sur la manĝotablo?

Ekskurso

Michelin montriĝis kelkjare eksdata landomapo pri Francio, kiun mia okjara filo tamen feliĉis kunporti al lerneja ekskurso, por okule sekvi la progreson de sia aŭtobuso.

Sed la alia mapo, german-titola Bildstadtplan von Hermann Bollmann („Bilda urbomapo de Hermann Bollmann”), pruviĝis io neordinara. Sur 58 oble 67 cm ĝi montras averse la urbocentron, dorse la pli vastan regionon, de Luksemburgo, kiaj ili estis antaŭ precize 50 jaroj.

La urbomapo estas „tridimensia”, en la senco, ke principe ĉiu konstruaĵo videblas sur ĝi kiel desegneto kun siaj detalaj pordoj, fenestroj, eĉ kornicoj, korbeloj kaj konzoloj. Ne mankas eĉ arboj kaj arbustaroj.

Kvadratkilometroj

Min fascinis vidi – sed pri tio nekonanto de Luksemburgo apenaŭ interesiĝos – la ŝanĝojn de la urba strukturo. En 1961 ankoraŭ preskaŭ ĉio koncentriĝis en la 50-hektara urbocentro, dum en 2011 pli konvenus diri, ke la samaj, kaj pliaj, aferoj troviĝas sur 50 ... kvadratkilometroj.

Efektive, la tuta areo de la ĉefurbeto estas 51,46 km2. Antaŭ duona jarcento, ankoraŭ ne estis konstruita la grandioza ruĝa ponto (Rout Bréck), kiu ekde mia naskojaro, 1965, ligas la historian urbocentron kun Kierchbierg, la „Eŭropa Kvartalo”. Kaj en 1961 tiu kvartalo estis esence nur planata, kvankam ja tre ambicie.

Sed ni revenu al la mapo mem, kiu tiom impresis min, memorigante pri elaeraj bildoj de Google Earth kaj similaj nuntempaj retservoj. Nu, mi trovis, ke ekzistas la retejo bollmann-bildkarten.de, kiu rivelas familian entreprenon funkciantan en la germana urbo Brunsviko (Braunschweig).

Desegno

Videble Hermann Bollmann (1911-1971) mapis multe pli ol nur Luksemburgon: ĉe la eldonejo mendeblas simile „tridimensia” mapo de pli ol 50 germanaj kaj 14 alilandaj urboj, de Aĥeno ĝis Wolfenbüttel kaj de Arhuso ĝis Zuriko. Konstateble temas ne nur pri historiaĵo, ĉar la mapoj de Frankfurto, Hanovro kaj Karslruhe, laŭreklame „ekestintaj el krajona desegno”, datiĝas de la jaro 2010.

Sed kiel povas konkurenci tia arkaikaĵo kun ret-modernaj bildigoj de nia mondo? Nu, eble ĝuste, ĉar ĝi antaŭis sian epokon je duona jarcento.

Fosante en la reta arkivo de la germana semajngazeto Der Spiegel1, mi trovis artikolon el 1964, kiu klarigas, kiel Hermann Bollmann, germana soldato dum la dua mondmilito ĉe la rusa fronto, devis dum la daŭraj retiriĝoj ĉiuvespere desegni novan mapon pri la pozicio de sia armeero.

Pejzaĝeroj

Bollmann rapide komprenis, ke averaĝa soldato ne facile orientiĝas laŭ tradicia mapo, kaj tial li riĉigis siajn mapojn per skiza bildigo de kiel eble plej multaj pejzaĝeroj, ekde arboj ĝis kabanoj kaj artileriaĵoj.

Post reveno al sia hejmurbo Brunsviko, li uzis la saman metodon por precize registri la gradon de konserviteco aŭ ruineco de ĉiu konstruaĵo en sia militsuferinta urbo. Preter atendo, lia mapo spertis komercan sukceson. Tra la 1950aj jaroj Bollmann do mapis per sama metodo Amsterdamon, Kolonjon kaj dudekon da pliaj urboj.

Por ĉiu mapo li restis semajnojn, foje monatojn en la koncerna urbo, por precize, mane skizi ĉion en la preparfazo antaŭ fina map-pretigo. Ses monatojn li bezonis por verki sian plej grandiozan mapon, tiun de Novjorko, okaze de la mondekspozicio (1964).

Taksio

Laŭ la kresko de la vendoj, la ĝistiama metia metodo montriĝis tamen tro malrapida. Bollmann devis ion elpensi. En 1958 li aĉetis taksion de la marko Volkswagen, kaj muntis kameraon sur ties tegmento, kuplante ĝin al la distanc-mezurilo de la aŭto.

Tiel li povis, laŭ regulaj interdistancoj, prifoti tutan urbon mapotan. En la sama jaro li aĉetis aviadileton Cessna 170B, kiu ebligis „kovri” tutan urbon ene de 20 minutoj per 7-800 fotoj. Tiel jam facilis pretigi po 15 000 fotojn de la desegnotaj urboj (kaj 70 000 fotojn por Novjorko).

Guglo

Esence, Bollmann inventis, kvindekon da jaroj pli frue, la metodon „Google Street View”. La diferenco estas, ke la moderna „Stratvido” de Guglo enretigas la rezulton de sia fotado, ebligante tridimensian ret-viziton al multaj anguloj de la mondo, dum la entrepreno Bollmann plu gardas la fotografiaĵojn en siaj ŝrankoj kaj publikigas nur la paperan rezulton.

La firmao Bollmann laboras nun pri Lepsiko, kaj planas realigi delongan revon: primapi la tuton de Berlino. Pli frue tio ne eblis pro la dividiteco de la urbo, kaj poste malinstigis la konstanta ŝanĝiĝado de la urba pejzaĝo.

Eble nun, en la 10aj jaroj de nova jarcento, venis la momento kupli pionire modernan teknikon al fascina metropolo.

István ERTL
1. Mirinde, kiel ĉiam pli faciliĝas la tasko de reta tempovojaĝanto. Ĉe Der Spiegel ŝajne eblas legi ĉiujn artikolojn en arkivo ekde 1947. En Islando, la retejo timarit.is arkivigas mirindan aron da fontoj, ekde kompleto de taggazetoj tra la 20a jarcento ĝis jarlibroj de fiŝista asocio. Lastatempe mi legis eseon, laŭ kiu baldaŭ eblos fari per la reto preskaŭ efektivajn tempovojaĝojn, pro la eblo kunmeti ĉiam pli da rete arkivita materialo kun ĉiam pli da teknikaj rimedoj vivigi ilin por reta promenanto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mikspoto redakta

Unu el la frazoj en mia artikoleto Mikspoto politika (MONATO 2011/7, p. 9) estis miskorektita. Originale mi skribis: „La partio pretendas apogi Esperanton ... kio ne tre ‚karigus’ [= angle would endear; france rendrait chère] la zamenhofan lingvon al la irlanda publiko.” Post redaktado ĝi aperis kiel: „kio ne tre klarigus ktp”. Eble la nomita partio ja bone scipovus klarigi Esperanton al la publiko, sed, pro ties politiko (rigardata kiel ekstremisma), ĝi eble ne allogos irlandanojn al la lingvo. Tion mi celis.

Garvan MAKAJ
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eksplodas popola kolero

Gravaj kaj diletantecaj eraroj flanke de la kipra registaro kondukis en julio al la plej granda eksplodo okazinta en la lando.

En 2009, obeante al internaciaj direktivoj, Kipro konfiskis el irana ŝipo eksplodaĵojn survoje al Sirio. Kaj Britio kaj Usono plurfoje proponis transloki la eksplodaĵojn en senriskan ejon, ekzemple militbazon.

Kipro, tamen, preferis trovi enlandan deponejon por ne difekti la rilatojn kun Sirio, kaj igi ĝin agnoski la suverenecon de la turk-kipra areo, ĝis nun internacie agnoskita nur de Turkio.

Elektraj centraloj

Tial dum preskaŭ tri jaroj la kipraj aŭtoritatoj gardis la eksplodaĵojn en malgranda vilaĝo, Mari, inter Limasolo kaj Larnako. Taŭga elekto, eble, se la ejo ne situus ene de ŝipa bazo kaj proksime al tri grandaj elektraj centraloj kaj vasta deponejo de dizela brulaĵo.

Ĉi tie la eksplodaĵoj estis konservataj en 98 konteneroj stakigitaj unu sur la alia kaj elmetataj somere al granda varmo. Jam okazis etaj eksplodoj kaj incendioj, sed la registaro ne atentis la avertosignalojn. Junaj soldatoj estis taskataj „akvumi” la kontenerojn kaj ilin malvarmigi.

Korpopartoj

La 11an de julio tiu ĉi „prokrasta bombo” eksplodis. Pereis 12 homoj kaj, pro la forto de la eksplodo, eblis enterigi nur korpopartojn de la viktimoj. La kratero profundis ekvivalente de sep etaĝoj. En kvin-kilometra ĉirkaŭaĵo estas difektitaj hejmoj kaj aŭtoj: oni kredis, ke okazis tertremo.

Fortan damaĝon suferis unu el la elektrocentraloj: rezulte dum ses monatoj en la tuta lando estos ĉiutagaj duhoraj mallumigoj. Tio siavice kaŭzas familiajn kaj industriajn ĝenojn.

Defilado

La akcidento indignigis la kipran loĝantaron. Miloj da homoj, ĉefe junuloj, organizis defiladon, petante, ke la prezidanto Christofias kaj ties ministroj demisiu pro la senrespondeca mastrumado de la konfiskaĵoj.

Alveninte ekster la prezidanta palaco, ili klopodis eniri, sed estis forpelataj pro larmiga gaso. La kulpoj de la registaro estas evidentaj, tamen la prezidanto (kies pozicio estis jam malfirma pro aliaj etaj skandaloj) asertis, ke li nenion sciis pri la eksplodaĵoj.

Christofias, por provi kontentigi la popolon, demisiigis du ministrojn. Tio kreskigis publikan koleron, kaj oni postulis la falon de pliaj kapoj – ĉefe tiun de prezidanto ne plu fidinda.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forpasas granda eŭropano

En Vieno estas enterigita Otto von Habsburg, la plej aĝa filo de la lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario Karl la 1a. Li forpasis la 4an de julio en Pöcking (Germanio) en aĝo de 98 jaroj.

Post pompa ceremonio li estis enterigita en la familia kripto, en kiu kuŝas liaj antaŭuloj, kiuj regadis la monarkion Aŭstrio-Hungario dum preskaŭ 650 jaroj. Apud li oni enterigis lian edzinon Regina, kiu forpasis la antaŭan jaron.

La enterigan ceremonion ĉeestis reprezentantoj de eŭropaj reĝofamilioj, kaj ankaŭ politikaj gvidantoj de diversaj landoj, multaj el kiuj antaŭe apartenis al la monarkio Aŭstrio-Hungario.

Abatejo

Miloj da homoj venis adiaŭi la forpasinton, kies ĉerko estis elmetata en la viena preĝejo Kapuzinerkirche. La koron de la forpasinto oni entombigis en Hungario, en la abatejo Pannonhalma.

Iuj aŭstroj plendis pri la pompo kaj honorsalutoj, akompanantaj la enterigon de tiu ĉi lasta kronprinco de la dinastio Habsburg, argumentante, ke tio ne konvenas en respubliko kiel Aŭstrio.

Otto von Habsburg dediĉis sian vivon al la batalo por unueca Eŭropo kaj estis dum 20 jaroj (1979-1999) deputito en la Eŭropa Parlamento, el la germana Kristan-Sociala Unuiĝo.

Pikniko

En 1989 li kunorganizis la piknikon de Tuteŭropa Unio, okaze de kiu oni malfermis la limon inter Hungario kaj Aŭstrio. Danke al tio ĉirkaŭ 600 ŝtatanoj de Germana Demokratia Respubliko (GDR) sukcesis fuĝi okcidenten.

Tiu ĉi evento helpis levi la tiel nomatan feran kurtenon. Post kelkaj monatoj falis la berlina muro kaj okazis demokratiaj revolucioj en orienta Eŭropo.

Poste li obstine aspiris, por ke orient-eŭropaj landoj aliĝu al Eŭropa Unio. La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, nomis lin „granda eŭropano”.

Ekzilo

Otto von Habsburg naskiĝis en 1912, ses jarojn antaŭ la likvido de la monarkio Aŭstrio-Hungario fine de la unua mondmilito. En 1919 lia familio foriris en ekzilon, kaj multajn jarojn li loĝis for de Aŭstrio.

Li rezignis pri la trono en 1961 kaj post kvin jaroj oni permesis al li reveni al Aŭstrio – la unuan fojon post 1919. Li kritikis la nazian reĝimon en Germanio kaj kontraŭis en 1938 la aligon de Aŭstrio al la Tria Regno.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bridi la monstron

Nov-Moskvo: nova urbo ekster nuna Moskvo por ministrejoj kaj aliaj ŝtataj institucioj. Tion anoncis antaŭ nelonge la rusa ŝtatestro Dmitrij Medvedev.

La ideon oni komencis prilabori antaŭ dek jaroj. Fine oni subskribis interkonsenton, tamen la preciza loko ankoraŭ ne estas fiksita. Fakte estas proponataj ok ebloj, kaj do Nov-Moskvo restas pli ideo ol realo.

Proponata estas satelita urbo enhavanta diversajn registarajn instancojn kun malpli da oficistoj ol nun. Ministrejoj en Moskvo estos venditaj, kaj la gazetaro jam priparolas, kiom da mono estos dume ŝtelata.

Klopodoj

Homoj, pensantaj pri la interesoj de la ŝtato, opinias, ke estos bone kunigi oficistojn. Verŝajne tio tamen ne okazos. Malgraŭ registaraj klopodoj malpliigi la nombron de ŝtatoficistoj, ĝi kreskas.

Krome nek la prezidanto nek la ĉefministro anoncis sian translokiĝon en Nov-Moskvon.

La ideo konstrui novan urbon fontas el tio, ke dum la lastaj 20 jaroj Moskvo fariĝis monstra superurbo. Ĝi estas la administra, financa, kultura kaj kleriga ĉefurbo de Rusio. Pro tio ĝi estas dense loĝata: 11,5 milionoj da homoj tie rezidas.

Ĝangalo

La urbego suferas pro grandaj trafikaj problemoj kaj malbona ekologio. Elhakataj estas arboj: ilian lokon okupas novaj konstruaĵoj. Neniigata estas la historio de la urbo, viŝata el popola memoro. Moskvo vivas sen iu ajn science motivita plano, laŭ la leĝaro de la ĝangalo.

Moskvanoj malŝatas sian urbegon pro ĝiaj ĥaoso kaj interpremo. Provincanoj malŝatas ĝin pro ĝia monavido. Neniu parolas pri „nia ŝatata ĉefurbo”.

Grava problemo konsistas en tio, ke en Moskvo loĝas ĉirkaŭ 10 % de la tutlanda loĝantaro, dum tie koncentriĝas 90 % de la monrimedoj. Mono malĉastigas, koruptas la urbon; ĝi estas uzata por duagradaj, triagradaj aferoj; sed la regionoj suferas pro manko de monrimedoj kaj ne povas evoluigi siajn industrion, agrikulturon, infrastrukturon.

Provincoj

Pli radikala solvo ol Nov-Moskvo estus dissendi la ministrejojn en la provincojn. Kial sidas burokratoj de la ministrejo pri agrikulturo en Moskvo, kiam la agrikulturo mem koncentriĝas ekzemple en la altaja kaj krasnodara regionoj? Se ĉiuj 18 ministrejoj situus en regionoj, tien enfluus mono por ilin prosperigi.

Petro la Unua, kiam problemoj pri Moskvo lin enuigis, simple konstruigis novan ĉefurbon, kiu poste fariĝis perlo de la monda kulturo. La nunaj reformantoj procedas pli modeste.

Verŝajne estos organizita internacia konkurso por desegni la novan urbon. Konkurso ebligos publikajn diskutojn kaj partoprenigos moskvanojn. Se ne, la burokratoj ĉion decidos malantaŭ la kulisoj: bone por si, malbone por la urbo.

Mihail KOROTKOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiu tradukis?

Mi ĵus legis en MONATO 2011/7 (p. 24-25) la recenzon de Nikolao Gudskov pri la verko de Michel Onfray Traktaĵo pri ateologio. Mi ne volas polemiki pri la vidpunkto de la recenzinto. Sed traduki tian libron ne estas facila laboro, kaj mirigas min, ke ne aperis la nomo de nia eminenta esperantista amiko, kiu plenumis tiun taskon, Paul Signoret.

Jacques RAVARY
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacques Ravary el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Albanoj ŝokitaj

La senprecedencaj krimegoj en Norvegio en la lasta semajno de julio ŝokis ankaŭ albanojn, interalie ankaŭ pro tio, ke la 1500-paĝa manifesto de la krimulo mencias kelkdekojn da fojoj ankaŭ albanojn. Li defendas serbojn ekde la printempo 1999, kiam NATO komencis siajn bombardojn por devigi la faŝistan reĝimon de Milošević ĉesigi la amasan deportadon kaj genocidon de miliono da etnaj albanoj en Kosovo. Li subtenas grekojn, kiuj deportadis 25 000 etnajn islamanajn albanojn el la regiono de Ĉamerio junie 1944. Li malamas albanojn loĝantajn en siaj propraj teroj en Albanio, Kosovo, Makedonio, pro la fakto ke la plimulto el ili estas islamaj. Sed li ne akceptas la fakton, ke albanoj estas popolo ne fanatikema, ke ili amas kaj subtenas la aliĝon al EU eĉ pli ol mem norvegoj.

Bardhyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tremoj teraj, financaj, politikaj

Eksplodoj, tertremoj, ekonomia krizo: katastrofoj, kiuj trafis Nov-Zelandon dum la lasta jaro.

En novembro pasintjare pereis 19 ministoj pro eksplodo ĉe karbominejo ĉe Pike River, Sud-Insulo. La kialojn oni ankoraŭ esploras.

En septembro, pasintjare, kaj en februaro kaj junio ĉi-jare, okazis tertremoj sub la urbo Christchurch en Sud-Insulo. Dum tiu ĉi periodo okazis ankaŭ centoj da etaj tremoj.

Mortis pro la septembra tremo (laŭ Richter-skalo 7,1) du homoj; pro la februara (Richter 6,3) 181, kaj vunditaj estis 2000; kaj pro la du grandaj juniaj (Richter 5,5 kaj 6,0) estis vunditaj 46.

Koto

Venis savistoj el multaj landoj por helpi la lokajn skipojn. Dume, pro manko de elektro kaj akvo, miloj da homoj translokiĝis al aliaj urboj. Aparte ĝenis koto, kiu likis sur la tersurfacon kaj ofte eniris domojn. Okazis ankaŭ rokfaloj, kiuj kun la tertremoj kaj la koto damaĝis milojn da hejmoj.

Anoncis la registaro, ke en kelkaj distriktoj, la tiel nomataj ruĝaj zonoj, oni ne rekonstruos domojn, ĉar la tero tro malstabilas. Al tiuj, kiuj estas devigataj forlasi siajn hejmojn, la registaro pagos laŭ la valoro de la domo en la jaro 2007. Temas ĝis nun pri 5100 hejmoj.

En aliaj lokoj oni ankoraŭ esploras, ĉu mal- aŭ re-konstrui. Intertempe kelkaj plendas, ke la sumoj promesitaj de la registaro ne sufiĉos por aĉeti novan hejmon.

Studentoj

Post ĉiu granda sismo okazis centoj da malgrandaj. Eĉ sufiĉe malgranda sismo vekas homojn dum la nokto, kaj tial oni ne sufiĉe dormas. Pro la granda nombro de viktimoj, oficialaj kaj karitataj servoj ne povis tuj respondi al petoj por helpi ripari domojn aŭ forigi koton. Feliĉe volontuloj, ekzemple studentoj kaj terkulturistoj, helpis.

Dungitoj en la ambulanca, fajra, polica servoj, kaj urbaj oficistoj, daŭre laboris, kiam foje ili mem spertis gravajn problemojn: domojn detruitajn aŭ difektitajn, aŭ parencojn mortigitajn pro falantaj konstruaĵoj.

La loka registaro provizis la plej difektitajn stratojn per porteblaj necesejoj, kaj kelkloke ilin oni ankoraŭ uzas eĉ post naŭ monatoj. Multaj ankoraŭ atendas riparistojn, kiuj povas labori en ne urĝaj okazoj sen asekurista aprobo. Tamen la asekuristoj ne ĝustatempe respondas: pro tio multaj metiistoj alfrontas bankroton.

Ŝtelistoj

Domluantoj povis foriri al alia parto de la lando, kaj multaj tion faris. Tamen domposedantoj ne volas lasi siajn hejmojn, ĉar eble ili ne ricevos asekuran pagon kaj ili perdos la netan kapitalon de la domo. Krome ili timas, ke ŝtelistoj prirabos la domon. Rezulte, post tri grandaj sismaj eventoj, multaj homoj en la regiono de Christchurch suferas pro post-traŭmata streĉo.

La mortoj okazis plejparte en du konstruaĵoj en la centro de Christchurch. Multaj viktimoj estis studentoj el aziaj landoj. Evidente la du konstruaĵoj ne estis bone faritaj.

Kelkaj historiaj konstruaĵoj estas detruitaj kaj oni diskutas kiujn rekonstrui. Urbaj oficistoj vizitis Sanfranciskon por lerni el tieaj spertoj post la lasta granda tertremo.

Ekonomio

En la buĝeto de 2011 la registaro planas pruntepreni monon por pagi la rekonstruadon de Christchurch. Tial ĝi anticipas rekordan deficiton, sed esperas atingi pozitivan saldon en 2014-2015. Ĝi atendas, ke 170 000 novaj postenoj estos kreitaj kaj ke la ekonomio kreskos je 4 %. Multaj dubas pri tiuj taksoj.

La opozicia Laborista Partio diris, ke al la buĝeto mankas planoj por ripari la ekonomion. Intertempe, pro ŝparrimedoj, malriĉuloj, studentoj k.a. ricevos malpli da mono. Multaj ŝtatoficistoj perdos sian postenon.

En 2010 la registaro ŝanĝis imposto-regulojn favore ĉefe al riĉuloj. Tiu ŝanĝo nun ŝajnas optimisma, ĉar mankas mono por pagi la rekonstruadon de Christchurch. Alia problemo koncernas la kurzon, kiu kompare kun falanta usona dolaro restas alta. Tio, kun financa malstabileco en Eŭropo kaj aliloke, implikas eksportistojn.

Baloto

Intertempe ŝanĝiĝas neatendite la politika sceno. En marto Donald Brash [breŝ], eksa estro de la Nacia Partio, fariĝis membro kaj estro de la dekstra partio AKT. Tial la partio esperas pri pli da sukcesoj en la venonta parlamenta baloto.

La ĉefministro, John Key [ĝon ki], diris, ke la baloto okazos la 26an de novembro, fine de la rugbea pokalo en Nov-Zelando. Li esperas, ke, okaze de venko fare de la gastiganta lando, homoj estos en bona humoro kaj voĉdonos por lia Nacia Partio.

Tamen problemoj ne malaperas. Pliiĝas vivokostoj, senlaboreco; 15 % de la infanoj vivas en familioj, kies enspezo estas malpli ol duono de la meza enspezo en Nov-Zelando; asekuristoj postulas pli grandajn pagojn por asekurado: rekonstrui la urbon Christchurch kaj ties ĉirkaŭaĵon multon kostos; kaj en aliaj partoj de la lando oni repripensas, kiel pretigi sin kontraŭ estontaj tertremoj.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Koruptado demisiigas prezidanton

En julio demisiis la prezidanto de la Valencia Aŭtonoma Komunumo Francisco Camps. Nur fine de majo li ricevis sian trian mandaton per pli ol duono de la voĉoj. Tamen jam de la komenco de 2009 Camps estis juĝe enketata pro subaĉeto. Meze de julio li estis oficiale akuzita pro akceptado de pli ol 14 000 eŭroj da donacoj.

Camps estos juĝata en septembro. Tio permesis neniun alian eliron al li kaj al lia partio, la Popola Partio, krom lia demisio kaj anstataŭigo per sampartiano. La spektaklo de la prezidanto de aŭtonoma komunumo kiel akuzato pri koruptado en juĝejo, kaj eventuale kondamnota, forte malhelpus la ambiciojn de la Popola Partio venki en la tre baldaŭaj hispanaj balotoj.

Paradokse, Camps atingis en 2003 la prezidantecon de Valencilando parte pro skandaloj pri koruptado, kiuj tuŝis la antaŭan sampartian prezidanton, Eduardo Zaplana. La promocion de Camps kaj la flankeniĝon de la politika sektoro de Zaplana en la partio kaj publika administrado oni prezentis kiel renovigon de la valencia politika vivo. Tamen skandaloj kaj juĝaj enketadoj pri koruptado konstante sekvis lin tra la lasta jardeko.

Marbordo

Tiu koruptado estis tre helpata de la spekulacia piramido pri nemoveblaĵoj, kiu kreskadis en Hispanio en la lastaj du jardekoj. Ekzemple, inter 2001 kaj 2004 oni konstruis laŭlonge de la valencia marbordo pli ol estis konstruita ĝis tiam dum la tuta daŭro de historio.

Instigis spekulacion la politika klaso, kiu vidis en ĝi miraklan rimedon, per kiu politikistoj ŝajnigis ekonomie sukcesan agadon. Samtempe ĝi permesis mirindan kreskon de la buĝetoj de la urbaj komunumoj. Fakte, sufokaj estis la premoj de grandegaj spekulaciaj investgrupoj, por ke oni permesu la konstruon de vastaj domaroj en lokoj, kie konstruado ne estis permesata.

Ili estis praktike ne kontraŭstareblaj por malgrandaj municipoj kun kelkcentoj aŭ eĉ kelkmiloj da loĝantoj. Krome, la facila mono senĉese ricevata de la strukturaj fondusoj de Eŭropa Unio donis enormajn monrimedojn, kiuj plipufigis la kartodomon.

Montajdo

Aparte vetis en tiu ludo diversaj mediteraneaj aŭtonomaj komunumoj, kiel Valencilando kaj Balearoj. Sed la montajdo helpis ankaŭ al neleĝa lukrado kiel de la politikaj partioj, kiuj alfrontas multenombrajn kaj ĉiam pli multekostajn politikajn kampanjojn, tiel ankaŭ de politikaj estroj mem.

Ekzemple, la eksa prezidanto de Balearoj inter 2003 kaj 2007 Jaume Matas, ankaŭ de la Popola Partio, evitas karceron pro koruptado danke al kaŭcio de tri milionoj da eŭroj. Simile alfrontas diversajn procesojn pro koruptado pluraj estroj de Majorka Unio, la partio reginta en Majorko inter 1995 kaj 2007, danke al sia ŝlosila situo inter la dekstra hispanisma Popola Partio kaj la maldekstraj balearismaj partioj.

Tio puŝis Majorkan Union al la refondiĝo en februaro 2011. Entute 42 publikaj postenuloj de la baleara registaro dum la regado de Matas estas persekutataj, inkluzive de li mem kaj pluraj ministroj. Tio tamen ne malhelpis, ke ankaŭ en Balearoj la Popola Partio refoje ricevis absolutan plimulton en la majaj elektoj al la baleara parlamento.

Konverĝo

Tiel aperis danĝera konverĝo de interesoj inter spekulaciaj grupoj, politikaj grupoj kaj personaj interesoj de politikistoj kaj administraciestroj. Sekve koruptoskandaloj tuŝas praktike ĉiujn politikajn partiojn kaj aŭtonomajn komunumojn en Hispanio, kvankam proporcioj malsimilas inter unuj kaj aliaj.

La spekulacia piramido nutris sin ankaŭ per malaltaj bankaj interezoj. En la hispana kreditmerkato elstare rolas ŝparkasoj. Tiuj ŝparkasoj nuntempe trairas kernan reorganizadon, postulitan de Banko de Hispanio kaŭze de la monda ekonomia krizo, tamen ĝis antaŭ kelkaj monatoj ili estis grandparte dependaj de la regionaj kaj provincaj registaroj. Tiel ĉi, unuflanke, tiuj registaroj plifaciligis al si la financadon de siaj projektoj kaj, aliflanke, disponis pri tre mondonaj postenoj por distribui inter siaj protektatoj.

Pro tio la kazoj de amasa misuzo de mono en ŝparkasoj abundas. Elstaras la kazo de la Ŝparkaso Mediteranea, kun la sidejo en Alakanto, la dua urbo de Valencilando, kaj pli ol tri milionoj da klientoj, kiu iam estis la kvara ŝparkaso en Hispanio. Meze de julio, sur la rando de ĝia bankroto, la Banko de Hispanio ŝtatigis ĝin kaj anoncis la investon de 2,8 miliardoj da eŭroj da kapitalo kaj pliaj tri miliardoj da likvidaĵo.

Ludparko

Tiu ŝparkaso abunde financis diversajn agadojn de la valencia registaro, pruntedonante al ĝi centojn da milionoj da eŭroj. Krom tio ĝi fariĝis, kun aliaj du ŝparkasoj sub la regado de la valencia registaro, la posedanto de la plimulto de unu el la emblemaj registaraj konstruaĵegoj: la ludparko Mita Tero. Tamen la projekto praktike bankrotis en 2005. Ne klaras, kiom la ŝparkasoj sukcesos savi el sia investo.

Krom tio, post la ŝtatigo de la ŝparkaso la publiko ekscias tra la gazetaro skandalajn novaĵojn pri persona lukrado de ĝiaj gvidintoj. Ekzemple, ke ili pasintjare altigis siajn salajrojn kaj premiojn per sumoj eĉ pli altaj ol tiuj, kiujn la ŝparkaso ricevis de la ŝtato por restrukturi sin.

Krom tio, montriĝas, ke dum jaroj tiuj gvidantoj ricevadis pli ol 150 milionojn da eŭroj per personaj kreditoj sub la merkata interezo aŭ eĉ sen interezo. Laŭ ĵurnalismaj informoj ankaŭ elstaraj membroj de la Popola Partio lukris per tiaj kreditoj, kiujn laŭleĝe devus unuope rajtigi la valencia registaro. Ankoraŭ ne klaras, ĉu tiuj rajtigoj okazis.

Kaŭcioj

Aldone, la plej lasta servo de la valenciaj ŝparkasoj al siaj politikaj mastroj estas la pago de la kaŭcioj, per kiuj ili evitas karceron dum multjara procesado. Tiel okazas, ekzemple, por la eksprezidantoj Camps kaj Matas.

Tiuj skandalaj ĵurnalismaj malkovroj aldoniĝas al la konstato, ke tribunaloj grave misfunkcias. Montriĝas, ke juĝ-enketoj limakas tra koridoroj dum longaj jaroj. Iel la du-jara esplorado de la afero demisiiginta la prezidanton Camps estas escepta. Eblas kompari ĝin kun la diversaj daŭre malfermitaj enketoj kontraŭ la iama baleara registaro aŭ, en Valencilando, kontraŭ Carlos Fabra, la prezidinto de la nord-valencia provinco Castelló de la Plana inter 1995 kaj 2011.

Ĉe li enketo pri subaĉetado, avantaĝado kaj fiska delikto, kiujn li supozeble faris en 1999, trairis ĝis nun naŭ esplor-juĝistojn kaj kvar prokurorojn, kiuj ankoraŭ atingis decidon nek pri akuzado, nek pri suspendo de la esploro. En Balearoj la eksprezidanto inter 1983 kaj 1995 Gabriel Cañellas evitis karceron pro neleĝa atribuo de grandaj publikaj laboroj nur danke al la preskripto de la delikto. La tribunalo, kiu lin juĝis, deklaris pruvitaj la akuzojn.

Justico

Staras la demando, kiagrade la neefikeco de la justico rilatas al ties timo pri eventualaj mispaŝoj, kiam ĝi esploras potenculojn, aŭ ĉu kulpas strukturaj problemoj de la justic-administrado, aŭ, pli grave, kiom konstatebla politika enmiksiĝo malhelpas la senpartian agadon de la justico (pri la influo de politiko en la hispana justico eblas legi en MONATO 2010/6, p. 8-10).

Ne malpli gravas la demando, kial kandidato enketata pro koruptado estas reelektita kiel prezidanto de la valencianoj per komforta absoluta plimulto. Fakte, en la momento de la malfermo de la nova parlamenta periodo, la pasintan junion, entute dek membroj de la nova valencia parlamento – ĉiuj de la reganta Popola Partio – estis procesataj, tamen ne formale akuzitaj.

Grandaj projektoj

La valencia Popola Partio elstariĝis per sia inklino al grandiozaj konstruaĵoj ... kiuj, cetere, regule kostas al la registaro dekojn da milionoj pli ol buĝetite. Inter ili troviĝas la menciita ludparkego Mita Tero, sed plej famas la eksterordinara komplekso de la Urbo de la Artoj kaj la Sciencoj de Valencio, kies konstruo komenciĝis en 1991 kaj ankoraŭ ne finiĝis.

Ĝia tuta kosto proksimas al miliardo da eŭroj. Krom tio, en la lastaj jaroj la valencia registaro altiris, kontraŭ grandaj kostoj, internacie signifajn eventojn kiel la boat-konkurson Amerika Pokalo, en 2007 kaj 2010, kaj la konkursojn de Formulo 1 sur la stratoj de Valencio ekde 2008. Al tiuj hom-amasaj kaj mon-melkaj aranĝoj indas aldoni la viziton de la papo Benedikto la 16a al la urbo en 2006.

Tial ne surprizas la takso de la Banko de Hispanio, ke Valencilando estas la hispana aŭtonoma komunumo, kiu plej multe ŝuldas: 17,9 miliardojn da eŭroj, kio signifas 17,4 % de ĝia malneta enlanda produkto. Ankaŭ Valencio estas la dua urbo kun la plej altaj ŝuldoj en Hispanio, kvankam laŭ loĝantaro ĝi estas nur la duono de Barcelono, la dua urbo de Hispanio.

Televido

Samtempe la valencia registaro laŭgrade plifortigis sian regadon super la valenciaj televidaj kanaloj. Tio okazis ĉefe en du diversaj manieroj.

Unuflanke, ĝi dum jaroj batalis, por ke katalunaj televidaj kanaloj ne estu spekteblaj en Valencilando. Malgraŭ la absurdeco de la afero en la tempoj de Interreto kaj satelita televido kaj malgraŭ la eŭrop-unia direktivo pri „televido sen limoj”, la valencia registaro bazis sin sur hispana leĝo, kiu ĝuste pravigas la fermadon de elsendoj el unu aŭtonoma komunumo en alian.

Male, Kultura Agado el Valencilando, kultura asocio por la kataluna lingvo (oficiala ankaŭ en Valencilando), agadis, por ke tiuj elsendoj atingu ĉiujn valenciajn domojn. La publikaj kanaloj el Katalunio estas pli multaj, pli altkvalitaj kaj elsendas ĉiaspecajn programojn nur en la kataluna lingvo.

Tamen en Valencilando la kanaloj uzas plimulte la hispanan kaj fifamas pro sia trivialeco. Fine, post multjara batalo en juĝejoj kaj 720 000 da eŭroj kiel monpunoj (plus interezoj) de la valencia registaro kontraŭ Kultura Agado, ekde februaro la kanalojn el Katalunio valencianoj povas spekti nur per interreto.

Pamfletoj

Aliflanke, kaj paralele al tiu akra batalo, la novaĵoj de la publikaj valenciaj kanaloj fariĝis ŝokaj registaraj pamfletoj. Kiel freŝa ekzemplo, iom post la demisio de la prezidanto Camps la registara kanalo elsendis mallongan eksterordinaran novaĵ-bultenon. En ĝi oni bombaste listigis liajn grandajn servojn al Valencilando ... kaj entute forgesis mencii, ke li demisiis.

El la podio de la televidaj novaĵ-bultenoj la Popola Partio disaŭdigadis siajn starpunktojn, laŭ kiuj ĉiujn problemojn de Valencilando kaŭzas jen la socialisma madrida registaro, jen la pankatalunisma barcelona registaro. Montriĝas, ke tiu sinteno trovas fekundan grundon en vastaj tavoloj de la valencia socio.

Ridindeco

Ĉiuokaze, rezulte de la ridindeco de tiuj bultenoj kaj la banaleco de la ceteraj ĉefaj programoj, la valencianoj turnas la dorson al sia televido. Tiel, la tri televidaj registaraj kanaloj sume kunigis en junio nur 6,0 % de la spektantaro, kio estas duono de iliaj rezultoj du jarojn antaŭe.

Konklude, la nova prezidanto de Valencilando, Alberto Fabra, estis elektita de la parlamento la 26an de julio. Kiel lia antaŭulo 12 jarojn antaŭe, ankaŭ li komencis per voko al renovigo de la politika vivo.

Estontece eblos vidi, ĉu plu amasiĝos akuzoj pro koruptado de politikistoj en la juĝejoj kaj ĉu la Popola Partio, malgraŭ tio, plu komforte sukcesos en ĉiuj sekvaj balotoj.

Hektor ALOS I FONT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Magraj jaroj

Ŝtataj ŝuldoj estas altegaj

Ne nur malgrandaj landoj, sed ankaŭ la plej grandaj ekonomiaj potencoj suferas pro grandegaj ŝtataj ŝuldoj. En la eŭrozono la ŝtataj ŝuldoj mezume atingas 90 % de ĉio, kion la ekonomio produktas en unu jaro (la malneta enlanda produkto – MEP). La usona federala ŝuldo jam atingas 100 %, sed ĝi estas 120 %, se oni aldonas la ŝuldojn de la ŝtatoj. La ŝuldo de Ĉinio oficiale estas nur 20 %, sed fakuloj ne fidas la ĉinajn ciferojn kaj taksas ĝin je 80 % de la MEP.

Krome la plej granda ŝuldo de okcidentaj ŝtatoj estas nevidebla, ĉar ĝi konsistas el financotaj elspezoj por pensiotoj kaj por sanzorgaj servoj, kiuj ege altiĝos pro la maljuniĝo de la popolo. Se oni enkalkulas tiujn, oni atingas pluroblon. Belgio tial havas virtualan ŝuldon de 375 % de la MEP. Tiuj ciferoj donas impreson pri la monto superenda, se la ŝtatoj provos rimedi kontraŭ tio.

Eŭropo krome baraktas por solvi la eŭrokrizon. Por la subteno al Grekio, Irlando kaj Portugalio jam necesis 370 miliardoj da eŭroj kaj la problemoj tute ne finiĝis. Aldoniĝas la privataj ŝuldoj, precipe en landoj, kie pro troa optimismo troigitaj prezoj de nemoveblaĵoj subite falis. Usono tiom pli suferas pro multjara manio de kreditaĉetoj. La privataj ŝuldoj tie egalas al 260 % de la MEP.

Grandaj diferencoj

Se la ekonomio en Ĉinio daŭre kreskos, tio povos malaltigi ĝiajn ŝuldojn. Eŭropo kaj Usono ne aŭ ne plu havas la dinamismon por tiamaniere solvi sian problemon.

Feliĉe ekzistas landoj, kie la ŝtata kaso estas malriĉa, sed la civitanoj riĉaj. Tiel estas en pluraj eŭropaj landoj. Ekzemple en Belgio la havaĵo de ĉiuj civitanoj – eĉ sen la nemoveblaĵoj – estas 730 miliardoj da eŭroj, do pli ol la duoblo de la ŝtataj ŝuldoj.

Gravas ankaŭ, kiu financas la ŝuldojn: ju pli da mono oni prunteprenas eksterlande (ekzemple Grekio), des pli vundebla la ŝtato restas pro reagoj de la financaj merkatoj. Ŝtato, kiu havas ŝuldojn esprimitajn en ĝia propra valuto, kiel Usono, povas krompresigi monbiletojn. Tio identas al devaluto, sed la civitanoj ne tuj sentas la efikon.

Reveno al realo

La tutmonda financa krizo, en Eŭropo sekvata de la eŭrokrizo, akre montris la vundeblecon de la registaroj. La bonfarto kaj prospero en la plimulto de la ŝtatoj baziĝas sur iluzioj kaj troelspezado je kostoj de venontaj generacioj. Nur se la nuna krizo kondukos al pli realisma longdaŭra ekonomia politiko, la postaj generacioj povos esperi je pli stabila estonteco.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Riĉa tero, malriĉa popolo

En la jaro 1922 la aŭstro Ernest Nowack desegnis la unuan geologian mapon de Albanio je skalo 1/200 000. Tiel li malkovris la areojn enhavantajn nafton en la regiono Vlore-Berat kaj la mineralojn en la regiono Mirdite-Puke.

Poste italaj kompanioj komencis ekspluati diversajn minejojn. Post la dua mondmilito la ŝtato kreis geologian servon kun vasta reto da laboratorioj, esplorantoj kaj institutoj kaj fondis la geologian fakultaton ĉe la tirana universitato.

Historie la unua mineralo ekspluatita en la lando estis bitumo. En Selenica troviĝas dumiljara minejo de tre bonkvalita bitumo, kiu estis uzata i.a. por pavimi la bulvardojn de eŭropaj ĉefurboj, kaj eĉ tiujn de Tokio kaj Pjongjango.

Dum la komunisma reĝimo mineraloj estis la ĉefa fonto por „trarompi la blokadon” kaj certigi al si valuton. Tiuperiode la minejoj estis ege sed malzorge ekspluatitaj. Ekzemple estis venditaj ĉirkaŭ 33 milionoj da tunoj da kromio.

Post la jaro 1990 la stato de la minejoj estis mizera kaj preskaŭ ĉiuj fermiĝis. Nur dum la lastaj dek jaroj revekiĝis la intereso de la eksterlandaj kompanioj por ricevi minejajn koncesiojn, des pli ĉar jam ekzistas pretaj studoj pri la disvastiĝo de la mineraloj.

Elitaj mineraloj

Kromio troviĝas koncentrite en kelkaj areoj (Bulqize, Tropoje, Kukës, Lure kaj Pogradec). Ĝi estas sufiĉe bonkvalita kaj la merkato estas certa. La transporto okazas tra la marhaveno de Durrës. Kie estas kromio troviĝas ankaŭ kupro. Koncentrite ĉefe en la nord-oriento de la lando, la kupraj rezervoj atingas 20 milionojn da tunoj. Kun la kupro estas ligita ankaŭ oro kaj arĝento, en kelkaj areoj (Gurth, Munelle, Qafe Bari) ĝis 5 gramoj je tuno.

Mineraloj por industrio kaj konstruado

Fakuloj taksas je 213 milionoj da tunoj la rezervojn de feronikelo (alojo de fero kaj nikelo) kaj je 103 milionoj da tunoj por nikelo-silikato. Post 20 jaroj da silento diversaj kompanioj (i.a. granda turka kompanio en Elbasan) ekinteresiĝas pri ĝi. Oni povas vidi la grandkvantajn stokojn de feronikelo en la eksa minejo de Prrenjas.

Aldoniĝas la kalkaj rokoj kaŝantaj bazajn konstrumaterialojn kiel kalko kaj cemento. Estas ĉirkaŭ 500 milionoj da tunoj tiaj. Tri eksterlandaj kompanioj jam ekspluatas ilin en la regiono inter Kruja kaj Laĉo. Dekoraciaj platoj kaj ŝtonoj troviĝas abunde tra la lando. Oni eĉ malkovris rarajn fosforeskajn ŝtonojn bonkvalitajn.

La karbo servas por pluraj termocentraloj konstruitaj kaj konstruataj. Aparte la karbo de Krraba kaj Memaliaj estas je kvalito ene de internaciaj normoj. Entute la aktualaj rezervoj atingas 712 milionojn da tunoj.

Granda prisana problemo

Ekestis danĝero pro radioaktiveco en kelkaj regionoj inkluzive de la ĉefurbo pro la grandaj stokoj de mineraloj kaj pro la uzado de radioaktiva fero por konstruado aĉetita malmultekoste en Ukrainio. La nivelo de la kancerofara radon-gaso du- ĝis tri-obliĝis. Rezulte pliiĝis la nombro de homoj trafitaj de kancero en Tirano, Koplik, Pogradec, Bajram Curr kaj aliaj minejaj areoj.

Likvaj resursoj

Albanio flosas sur nafto kaj dolĉa akvo. Laŭ UN-raporto, en la mondo 66 % de la akvo ekspluatiĝas por la agrikulturo, 20 % por familioj, 10 % por industrio kaj 4 % elvaporiĝas. En Albanio nur 20 % ekspluatiĝas, la cetero fluas en la maron.

Nafto troviĝas ne nur ene de la lando sed ankaŭ en la maro. Multaj kompanioj serĉas kaj ekspluatas ĝin. La lastjara produktado estis ĉirkaŭ unu miliono da tunoj. Tio estas multe sub la plej alta cifero de 2,1 milionoj atingita en la jaro 1974. Restas ankoraŭ rezervoj je 387 milionoj. En la suda regiono troviĝas ĉirkaŭ 320 milionoj da kubaj metroj da gaso.

Nudpiede sur ora tero

Kvankam la lando estas riĉa je mineraloj la vivnivelo estas ankoraŭ relative malalta. Ĉirkaŭ 80 % de la loĝantaro de la minejaj areoj estas malriĉaj. Pro tio plioftiĝas la protestoj kaj strikoj fare de ministoj kaj iliaj familioj. La kompanioj promesis investi pli ol 20 milionoj da eŭroj sed faris preskaŭ nenion.

En Bulqiza, kie iam agadis la itala kompanio Darfo kaj aktuale la rusa-aŭstra kompanio ACR (Albana Kromio), pro malbonaj laborkondiĉoj estas mortakcidentitaj kelkdek ministoj. Fine de julio 2011 13 ministoj komencis malsatstriki en galerio je profundo de pli ol 1000 metroj. La loĝantoj blokadis la nacian vojon multajn horojn. Necesas la interveno de la ŝtataj organoj, sed ankaŭ ĉe altaj tieaj niveloj ekzistas notinda korupto.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

El Paco al paco

Komence de aŭgusto la albana polico arestis narkotaĵo-baronon Giuseppe Simonelli, 32-jaraĝan. La itala polico jam arestis 16 membrojn de la grupo de Simonelli, konata kiel El Paco, sed li mem estis fuĝinta al Albanio.

Jam de jaroj restas Albanio, pro ŝtata malforto, oazo por mafianoj kaj aliaj krimuloj. Konate estas, ke tra la lando trapasas okcidenten ne nur narkotaĵoj, sed ankaŭ armiloj kaj ankaŭ homoj, inkluzive infanojn. Tamen ekde 2005 reduktiĝas trafikoj tiaj, kaj Albanio nun ne tiom gastigas mafianojn.

La bando de Simonelli, persekutata ankaŭ de kontraŭnarkotaĵaj instancoj en Usono, planis enporti 1600 kg da kokaino el Kolombio kaj Ekvadoro.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Horaro-hororo

Vojaĝi buse en Niĝerio plej danĝeras: eble ekzistas en la mondo neniu pli danĝera lando por pasaĝeroj.

Lastatempe mortis 20 homoj post atako kontraŭ aŭtobuso veturanta nokte inter la niĝeria ĉefurbo Abuĝo kaj Port Harcourt. La pasaĝeroj estis unue prirabitaj sed, kiam la krimuloj kolere konstatis, ke iliaj viktimoj malmultan monon kaj aliajn posedaĵojn kunhavas, la rabistoj devigis ilin kuŝi sur la ŝoseo.

Korpopartoj

Alia buso, kies ŝoforo la viktimojn ja vidis, sed rabistojn timis, ne haltis, kaj surveturis la prirabitojn. La sekvan matenon, kiam venis la polico, videblis nur korpopartoj.

Pro similaj cirkonstancoj pereis pasintjare 60 pasaĝeroj survoje al la niĝeria komerca ĉefurbo Lagoso.

Ankaŭ mi estis dum nokta busvojaĝo prirabita. Mi veturis inter Owerri, en la orienta Niĝerio, kaj Abuĝo. La vojaĝo daŭras ĝis sep horojn sed, pro malbonaj ŝoseoj, ofte estas bezonataj 12 horoj (okaze de paneo eĉ du tagoj).

Vundis

Eniris la aŭtobuson rabistoj, kiuj prenis ĉion, kion ni posedis, kaj vundis la ŝoforon. Nun mi ne plu veturos nokte.

Niĝerianoj dependas de aŭtobusoj. Flugi tro multekostas kaj, malgraŭ milionoj da dolaroj elspezitaj por plibonigi la fervojojn, transporto tia apenaŭ ekzistas. Krome, homoj preferas noktajn busojn: dum nokta vojaĝo eblas, almenaŭ teorie, dormi, kaj ne perdi labortagon.

Nun, pro la danĝeroj, kiuj ŝokis niĝerianojn, la registaro konsideras malpermesi noktan veturadon. Oni estu avertita: vizitantoj al Niĝerio nepre ne busvojaĝu nokte, nek pro aventuremo nek pro iu alia kialo.

Princo Henriko OGUINYE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malstulta sezono

Kiam vi legos ĉi tiujn vortojn, estos finiĝinta la tiel nomata stulta sezono. „Stulta sezono” nomas ĵurnalistoj – almenaŭ en Britio – la periodon, ĝenerale en aŭgusto, kiam mankas novaĵoj. Mankas, en la senco, ke gravuloj, tiuj, kiuj „kreas” la novaĵojn, do politikistoj, urbestroj, grandaj entreprenistoj ks ferias, kaj do – feliĉe, eble – silentas.

Tiam plenas ĵurnaloj, radio-programoj, per „stultaj”, do malpli seriozaj raportoj. Tertremeto: Arbo falinta. Esploristoj konstatas: Suĉu la piedfingrojn de via partnero por feliĉi/sveltiĝi/eviti kanceron/prosperi en via kariero. Marsanoj vizitas la teron por forigi nuklean rubaĵon (ĉi lastan mi ne inventis: mi trovis en leganto-letero en mia loka ĵurnalo).

Tamen la ĉi-jara stulta sezono, malgraŭ marsanoj, montriĝis oble pli malstulta ol en la pasinteco. Terglobe dominis novaĵ-bultenojn la ekonomia krizo. Usono estis ekperdonta sian kapablon salajri milionojn da ŝtatoficistoj, subvencii siajn plej malriĉajn civitanojn. Fakte ĝi ja perdis sian prestiĝan ekonomian rangon trioble-A, dum ĝia prezidanto, teorie la plej potenca homo en la mondo, staris senpova, senhelpa, meze de kontraŭaj kaj konfliktaj opinioj.

En Eŭropo cirkuladis duboj pri la financa stato ne nur de Grekio kaj Irlando, sed ankaŭ de Hispanio, Portugalio, Italio, kaj aliaj landoj. La stabileco, eĉ la estonteco, de la eŭropa valuto, la eŭro, estis vaste diskutata. Politikistoj interrompis siajn feriojn por mesaĝi unu al la alia pri la krizo, ŝajnigante decidemon, kapablon, influon – sed reale submetitaj al la kapricoj de la mon-merkatoj, kun kiuj ili, aŭ almenaŭ iliaj antaŭuloj, ĝis antaŭ nelonge kunkonspiris.

En Britio videblis sur la stratoj de Londono, kaj aliaj anglaj urboj, tumultantaj homamasoj, brulantaj aŭtoj, prirabataj vendejoj. Pli da urba detruado, notis komentistoj, ol iam ajn de post la dua mondmilito. Junaj homoj, ĝenerale sub la aĝo de 25 jaroj, precipe sen laboro, sed kelkaj kun, ankaŭ infanoj, apenaŭ 10-jaraĝaj, kaptiĝis en YouTube-filmetoj, elirantaj el magazenoj kun, subbrake, televidiloj, sportŝuoj, ĝinzoj, cigaredoj. Nervoze alrigardis policanoj, tro malmultnombraj por ĉiam interveni.

Ĉio komenciĝis, ŝajne, kiam policanoj mortpafis en taksio iun, kiun ili suspektis pri ... nu, kio? Rondiris onidiro post onidiro. Kolektiĝis homoj antaŭ policejo, avertite per Blackberry, petante informojn, klarigojn. Nenio. Kolere, ili surstratiĝis ... kaj jen preteksto, baldaŭ forgesita, por orgio de civila malobeo, tumultado, krimado.

Kirliĝis kulpigoj. Dekstruloj: kulpas la gepatroj, la lernejoj, religio-manko, respekto-manko – ankaŭ la polico. Maldekstruloj: kulpas la registaro, ĝia ŝpar-politiko – tranĉitaj estas sociaj servoj, eĉ la polica buĝeto. Sociologoj: kulpas la socio, senlaboro, manko de mono, bonaj hejmoj, solgepatraj familioj, reklamoj pri vivstilo, kiun neniam laŭleĝe atingos gejunuloj sen kvalifikoj, sen espero. Eksterlandanoj (ekzemple francoj, kiuj mem en 2005 vidis similajn scenojn): kulpas la t.n. anglosaksa (alivorte usona) kapitalisma modelo.

Trafe resumis la situacion 18-jaraĝa Chavez Campbell [ĉaves kambel], boksisto. „La registaro estus devinta anticipi la tumultojn. Mankas laboro kaj, kiam ja prezentas sin laborloko, ne ricevas ĝin junulo. Estas nenio por fari, oni fermas la junularo-klubojn, do la stratoj freneziĝas. Ili plenplenas je homoj aŭ sen ambicioj aŭ ja kun, sed sen ebloj ilin realigi.”

Parlamentanoj, kiuj antaŭ nelonge „prirabis” la publikon, skandale ricevante el popola poŝo monon kontraŭ privataj elspezoj, kondamnis tiujn, kiuj publike prirabis. Kaj, kiam bankistoj „prirabas” siajn firmaojn, subvenciatajn post la ekonomia krizo de 2008 de la ŝtato (t.e. de impostpagantoj), kaj pagas al si enormajn salajrojn, pensiojn ktp, oni nomas tion meritita kromsalajro. Kiam senlaboraj gejunuloj same sin servas, oni nomas tion krimado, tiel ke sekvas monpunoj kaj enkarcerigoj.

Unu regularo por riĉuloj, unu por malriĉuloj: tio ne novas. Tamen la kolero, la detruemo, la frustracio de elementoj en la subaj tavoloj de la socio, ja novas. Nenio, tamen, ŝanĝiĝos, ĝis kontistoj – taskataj etskale, firmao-nivele maksimumigi profitojn – komprenos, ke fermi enlandan fabrikon, elporti eksterlanden la laboron, povos egskale, landnivele, estigi ne nur subklasojn da ekskludataj, senestontecaj hometoj sed ankaŭ – pli grave – socian malprofiton.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Matena kafo

Kun intereso kaj ĝuo mi legis la rakonton de Daniel Mason Matena kafo (MONATO 2011/8-9, p. 35-38). Mi deziras gratuli la aŭtoron pro liaj atingoj – precipe la stilaj – kaj esprimi la esperon, ke baldaŭ MONATO povos denove proponi al siaj legantoj similan frandaĵon!

Andreo PEETERMANS
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andreo Peetermans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Verda vojo

Okaze de la 20-jariĝo de la muzeo pri la aŭstra pentristo kaj arkitekto Friedensreich Hundertwasser [fridensraiĥ hundertvasa] (1928-2000) estas malfermita ekspozicio, kiu ebligas persone ĝui la ideojn kaj viziojn de la artisto.

Meze de la ekspozicio, „Hundertwasser – la arto de verda vojo”, ĉe KunstHaus Wien („Arto-domo Vieno”), staras liaj artkampanjoj, pledo por harmonia kunvivado de homoj kun la naturo, kaj lia instruagado.

Citaĵoj

Ĉi tiun temaron ilustras gravaj verkoj de Hundertwasser akompane de fotoj el ĉiuj liaj kreaj periodoj, afiŝoj, aŭdregistraĵoj, videofragmentoj kaj citaĵoj de samtempuloj.

Ili prezentas intiman bildon de Hundertwasser kiel artisto kaj homo. 13 temĉapitroj sekvas la diversajn etapojn de lia krea agado ekde la unuaj verkoj fine de la 1940aj jaroj ĝis lia morto (MONATO 2000/7, p. 14).

En speciala sekcio la ekspozicio montras lian vojon de la arto al ekologio kaj ekologia engaĝo.

Naturo

Hundertwasser difinis sin „kuracisto” en la arkitekturo. Li pledis por la enigo de naturo en la arkitekturan spacon kaj kreis modelojn de multkoloraj konstruaĵfasadoj kun kurbaj linioj de iliaj fenestroj, verdaĵe ornamitaj.

Simplaj skizoj kaj surrealismaj bildoj atestas pri tiu celo, samkiel la „Arto-domo” mem, kiu estis konstruita en la sama stilo.

La ekspozicio realiĝis kunlabore kun la Hundertwasser-fondaĵo kaj helpe de pruntaĵoj de aliaj muzeoj kaj de privataj kolektantoj.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tragedio en teatro

Fruaŭguste okazis incendio en hoteleto apud la teatro Skampa en la urbo Elbasan, centre de Albanio. La incendion kaŭzis du laboristoj, uzante gason por veldi sur la teraso de la hotelo. Post dek minutoj la flamoj atingis la tegmenton de la teatro.

Modelo

Fajrobrigadistoj alvenis tro malfrue por savi la teatron, konstruitan en 1932 laŭ la modelo de La Scala en Milano. Pro tio, ke la tragedio okazis somere, mortis neniu.

Albanoj ne serioze pritraktas la danĝeron de incendioj. Fajroestingiloj ofte ne funkcias, kaj oni ne scias, kion fari okaze de incendio. Antaŭ nelonge forbrulis domo kun bebo en lulilo, forgesita, dum hejmuloj eksteren fuĝis.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Senrajtulaj sanrajtoj

En Danio, okaze de sanproblemoj, civitanoj kontaktas la kuraciston kaj ricevas helpon. Ili ne timas kromproblemojn, ĉar Danio estas ja riĉa lando.

Laŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: „Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.”

Tamen en Danio loĝas 1000-5000 senrajtaj enmigrintoj. Okaze de malsaniĝo aŭ bezono de antaŭzorga helpo ili ofte ne kontaktas kuracistojn, timante ekstradicion.

Ruĝa Kruco

Pro tio lastatempe Ruĝa Kruco, Kuracista Asocio kaj Dana Rifuĝa Helpo malfermis sanprizorgejon por senrajtaj enmigrantoj.

Klarigis la prezidantino de Ruĝa Kruco, Susanne Larsen: „Ni kunlaboras, ĉar ni jam spertas la bezonon de sanhelpo por homoj, kiuj pro diversaj kialoj senpermese loĝas en Danio. Estas malaprobinde diskriminacii kontraŭ tiu celgrupo nur pro jura statuso.”

La nova kliniko estas 100 % private financata. Kuracistoj, flegistoj, akuŝistinoj, fizioterapiistoj kaj psikologoj senpage laboras. Ankaŭ konsultado kaj kuraciloj estas senpagaj.

Politikistoj

Protestis kelkaj politikistoj, kaj de la dekstra Dana Popolpartio kaj de la maldekstra Socialista Popolpartio. Opiniis membro de la Dana Popolpartio: „Post la kuracado oni ekstradiciu ilin.”

Alia diris, ke li ne kritikos la policon, se tiu kaptos senrajtajn enmigrintojn kaj ilin ekstradicios. Tamen alia, atentigante, ke oni kuracas ekzemple krimulojn pafitajn, dubis, ĉu pro timo la senrajtuloj ja uzos la klinikon.

Ĉu tiu pravas, ĉu ne, daŭras akra debato pri la etiko de kliniko tia.

Betty CHATTERJEE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Betty Chatterjee el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trajnojn trak-tante

Trajne traveturi Vienon? Tre malfacile! La aŭstra ĉefurbo disponas pri multe da finhaltejaj stacidomoj, kiuj ne estas efike interligitaj.

Ekde 2012 Vieno havos novan ĉefan kaj centran stacidomegon. El tiu la trajnoj veturos en ĉiuj direktoj, ligante diversajn urbojn: Parizo, Stutgarto, Dresdeno, Prago, Gdansko, Brno, Bratislavo, Budapeŝto, Venecio, Ateno kaj aliajn.

Parko

Jam antaŭ du jaroj oni malkonstruis la malnovan sud-orientan stacidomon kaj la poŝtcentron iom sude de la urbomezo. Sur la 109-hektarojn granda tereno estiĝos la nova ĉefa stacidomo, komerca kaj loĝa urboj, parko kaj lernejo por infanoj 6- ĝis 14-jaraĝaj.

La tuta tereno longos ses kilometrojn, konsistos el 100 km da trakoj, 300 trakforkoj kaj 10 kajoj. Fortransportos alvenintaj pasaĝeroj 17 trajn-, metro- kaj bus-linioj en la 23 distriktojn de Vieno.

Miliardoj

Ĉirkaŭ la stacidomo loĝos 13 000 kaj laboros 20 000 homoj. La tuta projekto kostas 4 miliardojn da eŭroj kaj estas unu el la plej grandaj konstruejoj en la mondo.

Sude staras la plej alta ligna turo kun lifto en Eŭropo, el kiu oni povas panorame observi la progreson de la laborado. La apuda informejo nomiĝas Bahnorama el la germana „Bahn” (fervojo) kaj la finaĵo de panoramo.

Pliaj detaloj troveblas ĉe www.hauptbahnhof-wien.at en la germana kaj parte en la angla.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Diversdirekten tirata

En Nepalo politikistoj promesas kaj promesas kaj poste forgesas tion, kion ili promesis. Elektitaj estas tiuj, kiuj pleje promesas – sed intertempe la popolo restas senhelpa.

En la pasinteco oni fidis la reĝon. Sed ribeluloj eligis en 2008 la reĝon, kaj poste nova ĉefministro ŝveligis al pli ol 600 seĝoj la parlamenton, kiu nur sporade ene de tri jaroj kunvenis.

Post la forigo de la reĝo estis elektita kiel ĉefministro la estro de la ribeluloj, Pushpa Kamal Dahal, alinome Prachanda („feroca”). Li promesis novan konstitucion, kiu neniam aperis.

Timas

En la lastaj elektoj homoj kredis, ke la ribeluloj batalos por la popolo. Aliaj timis la ribelulojn. Prachanda scipovas silentigi multajn kontraŭulojn, kaj nun oni ne scias, en kiun direkton politike iros Nepalo.

Intertempe Usono volas, ke Dalai Lama kaj lia sekvantaro kontraŭu la influon de Ĉinio en la regiono – Ĉinio tamen ne multe interesiĝas pri la malgranda Nepalo. Ankaŭ Barato volas en Nepalo ludi rolon. Verdire la barata ambasadejo en Nepalo agas kvazaŭ plia ministrejo nepala. Cetere Barato subtenas novajn elektojn en Nepalo.

En diversajn direktojn estas tiel tirata Nepalo.

Navin SHRESTHA/PG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Navin Shrestha/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spaco kaj lingvo ĉu facila afero?

Ĉie en la mondo la homoj, sendepende de kulturo, lingvo kaj aĝo, povas percepti la fenomenon „spaco” laŭ la samaj fizikaj leĝoj (gravas precipe gravito) kaj per la samaj korpaj iloj. Estas tial atendeble, ke en la homaj lingvoj por la esprimo de spacaj rilatoj aperas la samaj aŭ almenaŭ tre similaj kategorioj. Aŭ ĉu ne estas tiel simple?

Longtempa neglekto

Spaco en lingvo unuavide ŝajnas ege facila afero: necesas nur identigi la unuopajn elementojn kaj priskribi ilin laŭ ekzaktaj trajtoj, ekzemple koordinatoj. Kaj longe lingvistoj pro tiu supozo ne esploris speciale la onidire universalajn spacajn konceptojn de lingvoj, sed analizis nur iliajn konkretajn gramatikajn esprimilojn.

Nur kiam la t.n. „kognitiva lingvistiko”1 en la 1980aj jaroj ekstudis grandan nombron da plej diversaj lingvoj, montriĝis, ke tiaj universalaĵoj en strikta senco ne ekzistas, kaj ke la lingvoj eĉ ne tre similas unu al la alia en la esprimo de spaco. Krome, eĉ ene de unu lingvo fizike identaj aranĝoj surprize povas havi neidentan esprimon!

Jen ekzemplo: oni diras, ke fromaĝo kuŝas sub kloŝo, sed se oni anstataŭigas la fromaĝon per fumo, tiu troviĝas en la kloŝo. Kono de la spaca rilato inter la kloŝo kaj ĝia enhavaĵo ne sufiĉas por esprimo de tiu rilato: en ĉi tiu ekzemplo pli gravas, ĉu la kloŝo retenas la enhavaĵon aŭ ĉu ne.

Variaj vidpunktoj

Ni vidas, ke malgraŭ sama reala bazo eblas havi malsaman lingvan rezulton – spaco en lingvo do ŝajnas ege malfacila afero, kiun oni devas studi en ĉiu lingvo denove. Kaj, fakte, la lingvoj povas malsami en preskaŭ ĉiu aspekto, pri kio mi donu nur malmultajn ekzemplojn (aliokaze estiĝus libro, ne artikolo).

Oni povus pensi, ke rilatoj kiel „antaŭ”, „super”, „dekstre” ktp estas universalaj, ĉar ili ja baziĝas sur logika, matematika koordinatsistemo. Sed fakte ekzistas multaj lingvoj, kiuj ne konas la konceptoparon „dekstre-maldekstre”.

Plue, la unuopaj konceptoj povas esti uzataj diversmaniere: kie eŭropanoj diras „ŝi kaŝas sin post la arbo”, parolantoj de la okcident-afrika lingvo haŭsa diras „antaŭ la arbo”, ĉar ili donas al objekto kiel arbo fronton laŭ „tandema” principo, ne laŭ la „spegula”. Kompreneble ja arboj ne de si havas fronton kaj aliajn flankojn, sed la homo devas atribui tiujn al ili2.

Eĉ pli interesa estas la gugujimitira (Guugu Yimithirr), aborigena lingvo en la nord-orienta Aŭstralio, kiu entute ne konas tiajn rilat-indikajn esprimojn, sed nur absolutan orientiĝon laŭ la kompasdirektoj. Parolanto de tiu lingvo do en nia ekzemplo povus diri ekzemple „ŝi kaŝas sin nord-oriente de la arbo”, kaj tute ne gravus, de kie li mem rigardas.

Eksperimentoj montris, ke tiuj t.n. referenckadroj influas eĉ la percepton de la parolantoj. Kutime la sistemoj ekzistas unu apud la alia (eble nur parte); ilia uzo ofte dependas de la situacio.

Troviĝo kaj moviĝo

Ankaŭ ĉe poziciaj verboj oni trovas grandajn diferencojn. Ekzistas lingvoj, kiuj entute ne havas tiajn verbojn aŭ uzas nur la kopulon: „la telero (estas) en la korbo”. La nederlanda uzus la verbon „sidi” en tiu ĉi frazo, kaj la germana – „kuŝi”.

Sed ekzistas ankaŭ lingvoj kiel la celtala (majaa lingvo el centra Ameriko), kiu havas pli ol 100 poziciajn verbojn. Por kio ĝi bezonas tiom? Ĝi simple esprimas per ili la rilatojn, kiujn ni nomas per prepozicioj, kaj pro tio havas nur unu prepozicion. Dum en Esperanto oni kutime diras „la telero estas en la korbo”, en la celtala oni esprimus la frazon pli-malpli per „la telero enas je la korbo”!

Tio denove montras, ke eblas esprimi la saman aferon per malsamaj rimedoj: aliaj lingvoj ekzemple uzas nek verbojn, nek prepoziciojn, sed lokajn kazojn – la kaŭkaza lingvo tabasarana havas eĉ 40 da ili. Se prispacaj informoj povas aperi en plej diversaj lokoj en la frazoj, tiam oni kompreneble povas ilin esprimi kun pli aŭ malpli granda ekspliciteco.

Jen ekzemplo: la frazo „li iras en la domon” en la hitita, hindeŭropa lingvo parolita en Anatolio en la dua jarmilo a.K., fariĝus „n(u)=as=an anda parna payizzi”, kie la moviĝo estas esprimita eĉ kvinfoje (interalie per vortordo). Sed jam tri jarcentojn poste ankaŭ en la hitita la frazo estus „n(u)=as parni anda paizzi”, kie nur la verbo plu montras moviĝon, dum la aliaj esprimiloj kaj la vortordo neŭtraliĝis tiurilate.

Ne senesperige

Aspektas do, kvazaŭ la plej dika kaj multĉapitra gramatiko estus tiu de spaco, dum ekzemple por la esprimo de tempo oni povas fari ĝeneraligojn, kiuj validas en ĉiuj lingvoj. Sed tiel senesperige ne estas, kiel montris aliaj esploroj. Evidentiĝis, ke la formado de lingvaj kategorioj havas komunan bazon, nome la percepteblan realon.

Komparante, kiel diversaj lingvoj esprimas 11 tre bazajn aranĝojn, kiel ekzemple (1) „taso sur tablo”, (2) „muŝo sur fenestro” aŭ (3) „pomo en pelvo”, la lingvistoj trovis ja ĉian penseblan variadon. Ekzemple en la hispana ekzistas por tio nur unu prepozicio („en”), en la pola, kiel en Esperanto, du („na” = „sur” kaj „w” = „en”), kaj la germana havas tri prepoziciojn („auf” por 1, „an” por 2 kaj „in” por 3). Oni trovas tiom da malsamaj grupigoj en la lingvoj, ĉar oni povas koncepti la aranĝojn laŭ diversaj kriterioj (fiksa aŭ malfiksa kontakto, vertikala aŭ horizontala aranĝo ktp). Sed ili ja havas universalan bazon: la homan percepton.

Do ja ekzistas universalaĵoj, sed ili ne preskribas, kiel ekzakte oni ion esprimu; ili nur donas kriteriojn, laŭ kiuj oni povas kategoriigi spacajn aranĝojn. Tio estas grava eltrovo, ĝi montras, ke kvankam la lingva esprimo de spaco ne estas unueca, ĝi tamen ne estas hazarda, sed sekvas kognitivajn principojn. Intertempe oni trovis kelkajn tiajn universalaĵojn. Por ĉiuj validas, ke oni ne povas antaŭvidi la konkretajn kategoriojn, sed ja povas kompreni la principojn, sur kiuj ili baziĝas.

Jam tiu tre mallonga ekskurso tra la bunta mondo de lingva esprimo de spaco montris, ke ne ekzistas kategorio en la lingvo, kie prispaca informo ne povas aperi. Tio respondas ankaŭ la demandon, kiu okupis lingvistojn delonge: kial ekzistas gramatika kategorio por tempo en multege da lingvoj, sed nenio tia por spaco, kvankam ĉi-lasta estas tiom grava? Ĉar por spaco unu kategorio ne estas sufiĉa: ĝi troviĝas simple ĉie, kiel la reala spaco, kiu ĉirkaŭas nin.

Do, ĉu spaco kaj lingvo estas facila aŭ malfacila afero? La vero, kiel ofte, troviĝas intere kaj dependas de la vidpunkto. Temas pri kompleksa fenomeno, sed samtempe la universalaĵoj montras, ke lingvoj ja povas ege diferenci, sed ne kapricas, do estas iom antaŭvideblaj – spaco en lingvo do, finfine, ŝajnas ege interesa afero.

Kirilo BROSCH
Pri la aŭtoro: Cyril Brosch studis hindeŭropan lingvosciencon, orientalismon kaj interlingvistikon. En 2011 li finis doktorigan disertacion pri la esprimo de spaco en la hitita lingvo.
1. La bazo de tiu branĉo de lingvoscienco estas la hipotezo, ke la percepto (latine „cognitio”) esence influas kaj direktas la homajn lingvojn.
2. En la japana, parenteze, oni ĉi-situacie ne povas uzi la vortojn „(mal)antaŭ”, sed devas diri „je la alia flanko”.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kirilo Brosch el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Scienco

Komence de la jaro Thomas Eccardt demisiis kiel redaktoro de la rubriko „Scienco” de MONATO. Dum kelkaj semajnoj la ĉefredaktoro kaj la redakcia sekretario serĉis posteulon, kaj el kvar kandidatoj fine estis elektita Krys Williams. Aŭ ĉu ni diru „reelektita”? Efektive Krys jam en la periodo 1992-1998 tre taŭge plenumis la saman funkcion (tiam sub la nomo Krys Ungar) kaj tiu fakto sendube influis ŝian elekton.

Post multnombraj vivoŝtormoj kaj personaj tragedioj en la lastaj dudek jaroj, Krys komencis novan vivon en la eta komunumo de Treorci [treorki] en Rhondda [ronda], Sud-Kimrio. Ju pli ŝi mergiĝas en „kimrecon”, des pli da ĝojo reeniras la vivon. La leĝa nomoŝanĝo al Williams esprimas la fakton, ke Krys proklamas sin kimro pro mem-elekto, ago kiu tute ne unikas al ŝia kazo! Krom lerni la kimran lingvon kaj provi uzi ĝin kiam ajn eblas (ne tro ofte en Sud-Kimrio bedaŭrinde), Krys esploras la tradician muzikon de la lando, kaj lastatempe fariĝis la sekretariino de la loka branĉo de la kimra nacia partio Plaid Cymru [plajd kamri].

Por gajni la panon, Krys laboras kiel sendependa tradukisto de dokumentoj en la medicina fako, tradukante el la pola, serba, kroata, slovena, franca, germana kaj hispana lingvoj en la anglan. Cetere, ŝi fojfoje indeksas librojn (anglajn) en diversaj fakoj.

Aktuale, Krys dividas sian eks-ministan dometon kun kvar nigraj katoj. Kiam la tempo permesas, krom partopreni en kimraj aferoj ŝi ĝuas legi pri la antikva Egiptio, verki artikoletojn por diversaj retpaĝaroj kiel Hubpages, ludi violonon kaj kanti kun grupo Immanuel's Ground en Warwick, kaj serĉi „trezoron” pere de geokaŝado. Diverskiale, Krys kabeis dum multaj jaroj kaj iom surpriziĝas, ke Monato deziras ŝian kunlaboron denove. Kelkfoje tamen ŝi babilas Esperantlingve ĉe esperanto-krys.blogspot.com kaj eble babilos pli ofte en la estonto.

La tuta skipo de MONATO deziras al ŝi sukceson en ŝia (re)nova tasko!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skistogasa koŝmaro!

Litovio revas pri skistogaso (MONATO 2011/8-9, p. 22-23). Prefere ĝi parolu pri koŝmaro! Por ekspluati skistogason laŭ la nuna teknologio, necesas koktelo de pli ol 500 kemiaĵoj kaj miloj da litroj da akvo. Evidente la tuto retroviĝas en la aero kaj en la riveroj kaj poluas la aeron kaj la grundon. Malsaniĝas homoj kaj bestoj, kiuj manĝas kaj trinkas venenitajn nutraĵojn pro la rubaj restaĵoj. Se ne paroli pri la malbelaspektaj putoj, kiuj difektas belajn kamparajn pejzaĝojn ... Tiu koŝmaro jam trafas Usonon, ni do havas bildigitan ekzemplon de la sekvoj. La trafitaj homoj ricevas monon por silenti ...

En la suda Francio homoj mobiliziĝis de la 26a ĝis la 28a de aŭgusto por protesti, sed ankaŭ por informi la publikon. Prefere al ekspluatado de skistogaso, ni uzu sunan, aeran kaj akvan energiojn, kiuj pli respektas la medion, kaj ni malpligrandigu niajn bezonojn!

Renée TRIOLLE
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rubo de la romianoj

Multon da rubo la romianoj postlasis en Vindobona (nun la aŭstra ĉefurbo Vieno) dum la unua ĝis kvina jarcentoj.

Antaŭ la romia kastelo, parto de la limeso kontraŭ ĝermanoj loĝantaj norde de Danubo, troviĝis civilula urbo. Tie arkeologoj malkovris rubodeponejon el la tria jarcento. Tiaj restaĵoj spegulas la ĉiutagan vivon antaŭ 1700 jaroj.

Metalobjektojn kaj vitraĵajn splitojn oni malofte trovis en la rubamaso. Pro la alta valoro de la materialo oni ilin fandis kaj reuzis.

Afriko

Ostoj de bovoj kaj ŝafoj fojfoje estas rompitaj por ekhavi la medolon. Figoj kaj daktiloj pruvas, ke oni importis nutraĵojn el foraj regionoj, eĉ el la norda Afriko.

Sed kvante la plej granda ruboparto estas diversaj ceramikaĵoj. Ankaŭ ili venas parte de malproksime, ekzemple de meza Francio kaj Italio. Temas pri teleroj, pelvoj kaj amforoj, kelkaj el Terra Sigillata, la plej luksa varo. Nur hazarde moneroj falis en la rubon.

Nun eblas vidi la romiajn restaĵojn ĉe ekspozicio, kiu daŭros ĝis la 15a de aprilo 2012. Detaloj ĉe la retpaĝo de Vieno-Muzeo: www.wienmuseum.at/de/standorte.html.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lumrapida komunikado

Grafeno estas nova materialo, kiu konsistas el ekstreme maldika tavolo da karbonmolekuloj, kiuj ariĝas en sesangula strukturo. Sciencistoj tre interesiĝas pri ĝi pro ĝiaj unikaj elektro- kaj lum-konduka ecoj. Ĝiaj malkovrintoj pasintjare ricevis la Nobelpremion pri fiziko.

Skipo ĉirkaŭ la fizikisto Han Zhang de la faka grupo Fotonica en la Universitato de Bruselo (Université Libre de Bruxelles) malkovris eĉ plian econ: grafeno povas polarizi lumon. La esploristoj asertas, ke pro tiu ĉi malkovro ĉiaj komunikadoj baldaŭ eblos pere de lumo. Ĉar nenio sur la tero pli rapide moviĝas ol lumo, tio signifas ke la transigo de komunikoj ankaŭ ege plirapidiĝos. Krome, la kostoj de la necesa infrastrukturo estos multe malpli ol la nuntempaj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lernolibroj ofendaj

Mezaŭguste vizitis Makedonion kaj Kosovon la turka ministro pri edukado, Ömer Dinçer. Tiu postulis, ke lia kosova kolego, Rame Buja, intervenu, por ke en la lernolibroj pri historio oni „forviŝu ĉion ofendan kaj humiligan” rilate la turkan popolon.

Tuj leviĝis protestoj flanke de historiistoj. La ministro postulas, ili diris, ke oni ne plu konsideru otomanojn, antaŭulojn de hodiaŭaj turkoj, invadintoj kaj ekspluatintoj de la balkanaj kaj ceteraj popoloj dum 500 jaroj.

La historio, laŭ la fakuloj, ne povas ŝanĝiĝi. Krome ili asertis, ke nenio ofenda troviĝas en la lernolibroj en Kosovo.

Siaflanke la ministro Rame Buja promesis fari sian plejeblon por korekti ĉion korektindan en la lernolibroj, kaj eĉ pretis sendi delegacion al Turkio por „surloke kontroli la faktojn”.

Turkio havas vastajn ekonomiajn kaj politikajn rilatojn kun la balkanaj landoj. Sed verŝajne ĝi ankoraŭ revas pri la iama imperio otomana.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Floroj, ne armiloj

Vendredon la 22an de julio skuis la kutime pacan Norvegion eksplodoj kaj mortigoj. Kio okazis kaj en la centro de Oslo kaj en la idilia insuleto Utøya? Raportas Douglas Draper.

Je 15:26 iuj oslanoj troviĝis en la urbocentro, aliaj kelkajn kilometrojn for, sed preskaŭ ĉiuj aŭdis la tondran eksplodon. Bonŝance estis feria tempo kaj vendrede posttagmeze. Tial nur kelkaj estis transirantaj la placon inter la registaraj domegoj aŭ laboris en ties teretaĝo. El tiuj ok mortis.

Tra la tuta lando ĉiuj enŝaltis radio-aparaton, vidis bildojn en interreto, legis raportojn, rigardadis televidon. Je 17:30 raportiĝis ankaŭ pri pafado en Utøya – insulo, kie okazis la ĉiusomera junulara tendaro de la laborista (socialdemokrata) partio. Ĉu ia rilato inter la du atencoj? oni demandis sin.

Unue oni timis, ke temas pri venĝatako de terorista organizaĵo, pro la norvega partopreno en la militoj en Mez-Oriento. Fakte, pluraj tiaj grupiĝoj volis surpreni respondecon.

Norvega socio

Ĝis nun tia atako ne trafis Norvegion. Sed vespere klariĝis, ke ambaŭ atencojn fifaris sola unu homo, 32-jarulo el la burĝa okcidenta parto de Oslo. Do la atako ne venis de iu ekstera malamikaro sed el la norvega socio mem.

Sola li sisteme planadis la fiaferon dum naŭ jaroj, zorge registrante siajn preparojn en interreta „manifesto”, kiun li dissendis, malpli ol du horojn antaŭ la eksplodigo, al mil retpoŝtaj adresoj en pli ol 30 landoj.

La atakoj estis direktataj kontraŭ la laborista partio, la plej granda partio en la reganta koalicio, kiun la fiulo konsideras kunrespondeca pri la akceptado de enmigrantaj islamanoj, kaj pri subteno al la norvega multkultura socio.

Reĝa palaco

Li planis murdi ankaŭ la eksan ĉefministron, Gro Harlem Brundtland, kiu vizitis la surinsulan tendaron tiun saman tagon, sed li malfruiĝis pro la trafiko kaj ŝi estis jam for. Li planis ataki ankaǔ, li poste diris, la partian ĉefstabejon kaj la reĝan palacon.

Unuavide el la fotoj povis ŝajni, ke nur frakasiĝis fenestroj en la registaraj domoj kaj ĉirkaŭaj butikoj. Poste estis raportite, ke 2000 oficejoj estas tute ruinigitaj. Oni eĉ konsideras, ĉu malkonstrui la ĉefan registaran domegon (17-etaĝan). Feliĉe tamen ĉiuj komputilaj arĥivoj saviĝis.

La ĉefa ingredienco de la bombo estis kemia sterko. Ankoraŭ plurajn tunojn trovis la polico poste en bieno, kiun luis la krimulo.

Urba biblioteko

La unuan tagon post la eksplodo la tuta urbocentro estis forfermita, ĉar oni ne sciis, ĉu komplicoj planas pliajn eksplodigojn. La registara kvartalo restos longe fermita. Ankaŭ la najbara urba biblioteko estos fermita tutan monaton pro riparoj.

Eĉ pli drameca estis la situacio en Utøya. Ĝi estas idilia arbara insulo, ĉ. 400 m x 300 m, en granda lago Tyrifjord, ĉ. 40 km nord-okcidente de Oslo. La fiulo alvenis vestita en falsa polica uniformo, portante du pafilojn, malpezan kaj duonaŭtomatan.

Insula servisto trovis tion suspektinda kaj iris paroli kun gardisto. Ili estis la du unuaj viktimoj. Poste la ŝajnpolicano kunvokis la tendaranojn, pretekstante, ke li volas informi pri la atenco en Oslo. Tiam li komencis mortpafadi.

Tendarhelpantoj

Trankvile kaj sisteme dum pli ol horo li mortpafis, unu post la alia, 64 gejunulojn kaj kvin tendarhelpantojn. Kelkaj grupoj fuĝis al la strando kaj kaŝis sin, sed li postĉasis ilin kaj mortpafis plu, ankaŭ fornaĝantojn.

Multaj el la ĉirkaŭ 700 tendaranoj tamen sukcesis naĝi al la ĉeftero (600-700 m), sed la akvo havis nur 16 gradojn, sufiĉe por kaŭzi kramfon, kaj sekve unu persono dronis (tamen ne „glacie malvarma”, kiel skribis Der Spiegel).

Multajn savis lokaj turistoj per malgrandaj boatoj, sed la boatoj pleniĝis, ne povante preni ĉiujn naĝantojn. La teruritaj gejunuloj timis, ke estas pluraj pafantoj, kaj eĉ ne sciis, ĉu fidi la verajn policanojn, kiam tiuj finfine alvenis.

Lokaj elektoj

La rakontoj de la transvivantoj atestis pri koŝmaraj travivaĵoj kiel nur en milito. Inter la viktimoj estis junulaj delegitoj el ĉiuj landopartoj, kaj 15 el ili estis kandidatoj en la baldaŭaj lokaj elektoj.

La spontanea reago, de la gejunularo ĝis la registaro kaj de ĉiuj partioj kune: Ni ne permesas al ni reagi per venĝemo, timo kaj malamo, sed defendos kaj plifirmigos nian malferman demokratian socion. Ni ne montru, ke ni estas pli fortaj, sed ke ni reprezentas ion pli bonan, komentis institutestro Jan Egeland.

En Oslo antaŭ la katedralo homoj metadas florojn, kandelojn kaj dankmesaĝojn al la pereintoj, tiel amase, ke dum periodo la tramoj ne povis preterpasi. Rekordkvante vendiĝis floroj, ne armiloj por sindefendo. Resumis la etoson amikino de la trafitoj: Se unu homo povis esprimi tiom da malico, kiom da amo povas montri ni ĉiuj kune?

Memorceremonioj

Solenaj memorceremonioj okazis unue en Sundvollen, proksime al la insulo; dimanĉe plenpleniĝis la katedralo, lundon kolektiĝis 200 000 funebrantoj antaŭ la urbodomo, pli poste kunvenis eksterordinare la parlamento. Ĉiufoje ĉeestis la reĝa familio, ĉefministro Jens Stoltenberg kaj la partiestroj.

Kio motivis la fiulon? Samklasanoj ne rimarkis ion specialan pri li kiel junulo. Poste li membris kaj aktivis en la dekstrega Progresa Partio, sed mem eksiĝis antaŭ pluraj jaroj, ĉar li trovis ĝin tro modera.

Li aliĝis al la framasonaro kaj atingis tie la trian gradon, ĝis oni tuj eksigis lin, sciiĝinte pri lia fifarego. Li aliĝis al Templokavaliroj, organizaĵo fondita en Anglio en 2002, konsiderante sin „krucmilitisto”.

Turka sieĝo

Lia manifesto estas anglalingva, 1500-paĝa, sed konsistas grandparte el citaĵoj de ekstremdekstraj ideologoj. Ĝi portas la titolon „2083”, la jaro de la 400a datreveno de la turka sieĝo de Vieno – ĉar la atenculo celis ekigi militon kontraŭ la amasa enmigrado de islamanoj en Eŭropon.

Li neniel pentis pro la krimego, kiun li poste karakterizas „malagrabla, sed necesa”. Li sentas sin vokita savi la kristanan kulturon kaj fieras, ke li faris la unuan paŝon por instigi eŭropan militon kontraŭ islamigo. Li konsideras sin konservativa aŭ ateista [tiel] kristano.

Lia celo estis defendi la kristanan Eŭropon. Li mem asertis, ke li kontaktis diversajn dekstremajn grupiĝojn precipe en Anglio, sed tiuj malkonfirmis tion kaj, same kiel la ideologoj, kiujn li citis el interreto en sia manifesto, definitive distancigis sin de liaj fiplanoj.

Ekstremdekstraj medioj

Tamen oni atentigas, ke nutris lian idean evoluon lia studado de kontraŭislama literaturo kaj partoprenado en ekstremdekstraj medioj. Ĉu do iugrade oni rajtas kunkulpigi ilin pri la rezulto?

La tragedio havis kelkajn flankefikojn, eĉ favorajn. Pro la fakto, ke fiagis ne enmigrinto, sed etna norvego, enmigrintoj nun pli malferme rilatas al la norvega polico. En la multaj lokaj aranĝoj tra la lando plenakorde kunpartoprenis kristanoj, islamanoj kaj ali- aŭ nenikredantoj, kaj etnaj norvegoj nun pli neformale kontaktas enmigrintojn.

Plue, pluraj politikistoj plipopulariĝis pro siaj rektaj renkontoj kun la funebrantoj, kaj la unua enketo post la atencoj montris, ke la subteno de la laborista partio saltis de 30 al 41 %.

Ŝtata eklezio

Ankaŭ la ŝtata eklezio ŝajnas fortigi sian prestiĝon kiel nacia institucio sendepende de kredkonfesio, ĉar tra la lando oni malfermis la preĝejojn kaj homoj eniris kun sia funebro – jam en la tagoj antaŭ la oficialaj ceremonioj.

En la katedralo de Oslo kaj aliaj preĝejoj paroladis la ĉefministro, kvankam li ne estas religiano. Kaj oni komune kantis tre ŝatatan, inspiran poemon, tamen tute sekularan, „Al la junularo” de Nordahl Grieg – en la katedralo.

Flankefiko

Malfavora flankefiko estas, ke malgrandaj politikaj partioj, kiel la ekstremmaldekstra (Ruĝa) aŭ la ekologia (Verda), kaj malgrandaj organizaĵoj (kiel la Esperanta) devas strebi eĉ pli ol antaŭe por esti aŭdataj.

Sed antaŭ ĉio restas la granda demando: Ĉu la krimulo estas unika en la mondhistorio, kaj se ne, kio fareblas kaj farendas por eviti aperon de similuloj?

„Ĉi tio estas mondkatastrofo”, titolis alarmartikolo en norvega gazeto kelkajn tagojn antaŭ la atencoj. Ĝi aludis la milionhoman malsategon en Somalio. Poste, dum tuta semajno, la norvega gazetaro plene silentis pri Somalio kaj aliaj katastrofoj. Sufiĉis al ĝi unu.

Douglas DRAPER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Douglas Draper el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rekte interrete

Ĝis nun mi evitis trakti mian interretan laboron ĉe aparato en la propra hejmo. Mi ne volas, ke io ekstera eniru la privatan komputilon, timetas atakojn kaj spionadon, ne fidas al la promesata kaj krompagata protektado.

Sufiĉis al mi la libere alirebla uzado de komputiloj en mia laborloko kaj publika biblioteko. Nun, post definitiva forlaso de la deĵorejo, fariĝis iom malkomforte frekventi eksterdoman aparaton.

Dum jardekoj rezignante pri propra telefonkonekto, mia edzino antaŭ nelonge akiris poŝtelefonon kun kontrakto ĉe Telekom, la posteulo de la iama monopolisto Germana Federacia Poŝto. Mi ŝatus resti kun telefono plus interreto ĉe Telekom, ĉar mi ne volas tiun novan mondon kun brilaj budoj de diversaj telefonkompanioj en ĉiuj urbocentroj kun kria varbado kaj tarifoj daŭre ŝanĝiĝantaj, plej ofte ne travideblaj pro esceptoj kaj kaŝitaj informoj.

Tarifo

Bedaŭrinde ankaŭ Telekom intertempe agadas kiel la konkurenculoj, ĝi ja havas la samajn klientojn, varbistojn, ĉefojn. Longe serĉinte pagindan tarifon ĉe la diversaj firmaoj, lastan fojon ni eniris pompan Telekom-vendejon, kie junulo gvidis nin kvazaŭ specialajn gastojn en la trankvilan duan etaĝon.

Tie ni nur volis ekscii la monatan koston por kune telefono kaj interreto. Ni jam sciis: ĉe Telekom 35 eŭroj monate, aliloke nur 25. Eble Telekom tamen havas pli moderan tarifon.

Sed la stabanoj tie tute ne reagis al nia simpla demando pri monata sumo, sed insistis, ke ni eksidu antaŭ grandega ekrano, kaj demandis mem, kiajn televidajn programojn ni nuntempe rigardas kaj kion ni estontece en la plej bona cifereca kvalito volus spekti. Kaj ili traklakis sen atendi respondon, kion proponis tiu aparato.

Tro longe mi ne kapablas afablumi, do mi insistis pri mia demando, sen ia ligo al televidado. Tuj ili diris: „Antaŭe ni kontrolos, ĉu la nova televida servo estas ricevebla ĉe vi.” Kaj ili konstatis, ke la instalaĵoj mankas kaj ke ne estas konkretaj planoj por alkonduki ilin. Post duonhoro ili nur flanke konfirmis la sumon, kiun mi jam konis – 35 eŭroj monate.

Transiro

Kontraŭvole ni decidis transiri al firmao kun 25-eŭra oferto sen pluso aŭ minuso dum la daŭro de du jaroj. Laŭ informo de Telekom, ni havas la rajton je eliro el la kuranta kontrakto ĉiam post unu monato.

Tamen la nova firmao eksciis, kion ni ne sciis: ke ni fakte estas en kontrakto, kiu daŭras ankoraŭ duonjaron. Kaj plua strangaĵo okazis. Venis telefonalvoko el iu fora Telekom-servocentro kaj afabla vira voĉo demandis pri la kialoj de nia forlasemo.

Filozofiumado

Mi ja vane eksplikis al li, ke al mi tute sufiĉus unu firmao, kaj tiu estu Telekom. Sed sciante, ke mi ne povas instali pli travideblan mondon, mi finis mian filozofiumadon kaj klarigis, ke malhelpas la restadon la tro alta Telekom-tarifo.

La monata diferenco estas 10 eŭroj, do 120 jare. Mi ĉiam ankoraŭ kontrolas miajn elspezojn laŭ la (duoble pli alta) sumo en germanaj markoj, kio sobrigas kaj reduktas la elspezemon. Konkrete, per tiuj nenecesaj 240 markoj mi bone povas pagi plurajn Esperanto-gazetojn. Pri Esperanto mi memkompreneble nenion menciis.

Miraklo

Tamen okazis miraklo. Ĉiam antaŭe mi legis kaj aŭdis nur pri la 35-eŭra baztarifo, senescepte en ĉiuj Telekom-informadoj. Sed nun la digna sinjoro preskaŭ konfidis al mi, ke li, kaj nur li, en tiu ĉi situacio povas oferti al mi specialan tarifon, nome 30 eŭroj monate por du jaroj.

Tiu sekretumado de firmao kvazaŭ institucio mirigis, sed samtempe forte impresis min, tuŝis mian koron. Mondfirmao moviĝas por mi, kreas apartan tarifon, nekredeble. Nu, tion mi volis honori, eĉ se la prezo ne estis la konkurencula.

Tamen mi volis scii, ĉu eblas eliri el la kontrakto. „Jes,” venis la respondo, „skribu ene de du semajnoj al la alia firmao, ke vi nuligas la kontrakton, kaj vi estos libera.”

„Bone,” mi diris al mi, „mi skribos kaj portos la leteron al la budo, kie mi subskribis.” Subite la tono de la vendisto akriĝis: „Ĉu vi fakte subskribis en vendejo, ne ĉeporde?” Kaj en tiu ĉi momento vaporiĝis la eblo reveni al Telekom.

Respondo

„Se vi ne domporde negocis, se vi subskribis en vendejo, vi plene memvole kaj konscie agis. Vi do ne havas la rajton aboli la kontrakton.” Mi demandis, ĉu la aktuala interparolado estas vana. „Estas tiel”, venis la respondo. Kaj ni afable adiaŭis.

La penoj akiri endoman interretan aliron ne finiĝis. Aperis strangaj anoncoj pri la ŝanĝodato, la modemo ne alvenis, la instalado devos okazi. Kaj poste mi sidados sola kun sekurecaj problemoj kaj jam konataj malregulaĵoj.

Retaliro

Almenaŭ nova komputileto sole por interretaj aferoj jam atendas. La granda mondo baldaŭ kapablos rekte eniri nian hejmon. Sed ĝi ne eniros la privatajn dokumentojn en alia loko. Mi ja sopiretas retaliron pli apudan, por ne plu forlasi la domon por vidi kaj sendi mesaĝojn.

Sed mi scias, ke mi perdos privatecon kaj sendependecon. Konsolas min, ke la entrepreno plifaciligas, eble eĉ intensigas la kontakton kun MONATO, kun miaj karaj ĉefredaktoro, redakcia sekretario kaj redaktoroj de Arto ĝis Turismo.

Sed same maltrankviligas min la penso, ke estontece mi – kaj aparte ili – devas timi, ke la senpera interligiĝado inspiras kaj stimulas ne nur konstantan fluon de ideoj, sed ankaŭ konstantan fluon forme de artikoloj pro kaj pere de la tuja transdoneblo interreta.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne pagi por ne ŝuldi

Malfacilas por la hispanaj publikaj administracioj pruntepreni monon. Ne temas plu pri la kreditokrizo komenciĝinta en septembro 2008, sed ĉefe pri la rezultoj de la sekva longedaŭra recesio kombine kun la limigoj de la eŭrozonaj aŭtoritatoj, kiuj malpermesas al publikaj administracioj peti novajn bankokreditojn. Rezulte, la publikaj administracioj malfruigas siajn pagojn: kvankam leĝo devigas ilin pagi ne pli malfrue ol post 50 tagoj, mezume tio okazas post 157 tagoj. Estas kaŝaj kreditoj por nedifinita daŭro je la kosto de la liverantoj.

La koncernaj monkvantoj estas enormaj: entute pli ol 50 miliardoj da eŭroj da nepagitaj fakturoj, 5 % de la malneta enlanda produkto. En marto 2009 estis 12,3 miliardoj: kvarobliĝo en iom pli ol du jaroj. Laŭ diversaj entreprenistaj asocioj la pagoprokrastoj sumas je 15 miliardoj por publikaj laboroj, 10 miliardoj por unuopaj entreprenistoj, 5,5 miliardoj por la farmacia sektoro, 4 miliardoj por la rubokolekto, 1 miliardo por purigo-firmaoj ktp.

Malfruoj

Plej malfruas en la pagoj la loka administracio. Laŭ la konstru-entreprenistoj magistratoj averaĝe pagas post 238 tagoj, la aŭtonomaj komunumoj post 155 kaj la centra registaro post 140. Ĝuste la magistratoj frontas la plej grandajn malfacilaĵojn pro leĝa malpermeso akiri pliajn ŝuldojn.

Sed tiuj prokrastoj estas malgrandegaj kompare kun aliaj sektoroj. La farmaciaj laboratorioj mezume enspezas post 432 tagoj. „Ni ĝissate lacas financadi la aŭtonomajn komunumojn”, plendas proparolanto de tiu sektoro, por kiu la ŝuldoj de la administracioj kreskis de 5,2 al 5,45 miliardoj da eŭroj nur inter marto kaj junio.

Tiuj malfruoj tuŝas eĉ normalajn civitanojn, kiuj ankaŭ fariĝas bankoj de siaj regantoj. Ekzemple, kiam katalunaj gepatroj pretigas la petojn por lernejaj stipendioj de siaj gefiloj por la nova kursojaro 2011/2012, kelkaj ankoraŭ ne ricevis la promesitan monon por tiu de 2009/2010!

Strikoj

Kompreneble, entreprenistaj asocioj organizas komunajn agojn por kontraŭstari la senĝenecon de la administracioj. Tiel en aŭgusto 2011 700 apotekoj fermiĝis unu tagon en la regiono Kastilio-Manĉo por postuli al la regiona registaro la pagon de 125 milionoj da eŭroj da kuraciloj.

La respondo de la regiona ministro pri sano estis tranĉa: „La kaso malplenas, mono ne estas. Se vi deziras ricevi la monon, procesu.” Ĉar justico estas eĉ pli malrapida ol la pagoj de la administracio, la apotekistoj minacis per dumonata fermo ekde septembro.

Pago-renverso

Ankaŭ aliaj sektoroj organiziĝas. Ekzemple, en septembro 2010 la koncesiuloj pri purigado de Madrido minacis la urbestron pri nepago de la salajroj de siaj 12 000 laboristoj pro 289-miliona ŝuldo. Fine estiĝis interkonsento sub la formo de angla-hispana modvortaĉo: confirming. Temas pri financa operacio, en kiu banko fruigas la pagon de la ŝuldo, kondiĉe ke la senespera liveranto akceptu pagi la interezojn. Simile komune agis en aŭgusto 2010 la kvin valencilandaj universitatoj. Tiam la regiona registaro jam du monatojn prokrastis la pagojn de po 67 milionoj da eŭroj da salajroj.

Tamen la entreprenoj, kontraste al la administracio, ne povas prokrasti siajn pagojn. Dudeko da malgrandaj entreprenoj liveras kirurgian materialon al hospitaloj de la murcia aŭtonoma komunumo. Ties registaro ŝuldas al ili 800 milionojn da eŭroj ekde 2009. „La situacio estas drama: la bankoj ne donas krediton, kaj ni devas pagi la aldonvaloran imposton, kvankam ni ne enspezas. En septembro pluraj kolegoj fermos”, plendas unu el tiuj entreprenistoj, estro de dek-laborista firmao.

Dramaj konsekvencoj

Plej drama la situacio estas por la malgrandaj entreprenistoj, kiuj havas malpli da financaj kapabloj kaj malpli da forto por premi la administracion. Ĉe-kape elstaras pli ol tri milionoj da unuopulaj entreprenistoj. La magistratoj prokrastas iliajn pagojn dum mezume 296 tagoj. Ekde septembro 2008 pli ol 300 000 unuopuloj devis ĉesi siajn agadojn. „La administracio ruinigas nin. La estonto estas deprima”, ekkriis la prezidanto de la ĉefa asocio de la sektoro.

Hektor ALOS I FONT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri UEA kaj BOOZ

La vidpunkto Lingvo aŭto-didakta (MONATO 2011/8-9, p. 7) estis interesa. Dum jaroj estis malsimilaĵoj en la sistemoj en la ŝtatoj en Aŭstralio. Nur unu fojon tio estis afero de la tuta lando, kiam oni decidis, ke la tri komencliteroj montru la ŝtaton. Grupo de esperantistoj surpriziĝis, kiam ili vidis en Okcidenta Aŭstralio la ciferplaton UEAxxx. Kaj en Kanbero iu ricevis la platon YAH 000.

En Nov-Sud-Kimrio (NSK) estis nigraj literoj sur flavaj platoj. Pro tio amiko, kiu havis ege elegantan italan aŭton, elektis registri ĝin en Viktorio, kie la platoj havis blankajn literojn sur nigraj platoj. Tamen ankaŭ en NSK la koloro de la plato povas esti laŭ la volo de la posedanto; mi vidis bluan (sur blua aŭto), rozan (sur rozkolora aŭto) kaj eĉ rozetan. Tiu lasta estis sur blanka aŭto. Krom la 3-litera-plus-3-cifera formo, nun en Nov-Sud-Kimrio estas aliaj formoj. Du literoj kun kvar ciferoj, kaj la plej nova estas du literoj, du ciferoj kaj du literoj. Pro tio, se la du ciferoj estas 00, multaj (ofte azianoj) uzas tiun metodon por indiki la proprajn familinomojn.

Interese estas rigardi ankaŭ la telefonnumerojn sur ŝarĝaŭtoj. Komercistoj povas elekti la propran kodon por siaj telefonoj kun ciferoj, kiuj rilatas al la nomo de la firmao. Likvorvendisto uzas la numeron 8002, kiu povas esti legata kiel BOOZ (slange angla por „drinkaĵo”).

Margaret CHALDECOTT
Aŭstralio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Margaret Chaldecott el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Figuroj malaperintaj

Dilma Rousseff [diŭma rusef] enposteniĝis kiel prezidanto de Brazilo la unuan tagon de 2011. La oficiala foto kunigis ŝin kun la 37 ministroj de la respubliko. Se la foto de la registaro estus hodiaŭa, mankus sur la bildo kelkaj figuroj.

El la sukceso de Lula, la antaŭa prezidanto, rezultis la elekto de Dilma Rousseff sed ne nur. Subtenante la nomon de Lula, formiĝis larĝa kaj peza koalicio por forte bati la opozicion okaze de la balotado de 2010.

Sed baldaŭ montriĝis malfacile al la ĉefino regi tiel diverskoloran ministraron, se konsideri, ke 27 partioj entuziasme partoprenis la kampanjon. Post la venko ŝi malavare pagis la apogantojn per la kuranta mono de la politika mondo, nome postenoj.

Influhava

Antaŭvideble sekvis ministra krizo. Ene de kelkaj monatoj eksiĝis kvar ministroj. Inter ili ne eskapis Antônio Palocci [antonju paloĉi], la plej influhava el la ministroj. Ne hazarde troviĝas li sur la oficiala foto maldekstre de la prezidanto, kun la vicprezidanto dekstre.

Pliajn tri ministrojn (pri agrikulturo, transportado, defendo) tuŝis la malmola mano de la sorto aŭ, pli ĝuste, de la gazetaro. Escepte de la ministro pri defendo dispelis la aliajn suspektata korupto.

Nun la prezidanto koncentriĝas pri sia ĉefa kampanja promeso: nuligi malriĉecon.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pilka pasio

En Litovio ŝajne nenio alia estas tiel grava kaj emociiga kiel korbopilkado – almenaŭ de post 1939, kiam en Kaunas renkontiĝis en novkonstruita sporthalo teamoj el ok landoj de Eŭropo.

Venkis litovoj, kaj la sporto fariĝis la plej grava varmarko de Litovio. Du fojojn antaŭ la sovetia reĝimo teamoj de Litovio ornamiĝis per oraj medaloj kaj unu fojon, en 2003, en Stokholmo. Freneza pasio, la malfacila historio de la lando kaj venkaj tradicioj kaŭzis, ke korbopilkado okupas esceptan lokon en la vivo de la litova popolo.

Tamen nepris atendi 72 jarojn, ĝis okazis denove internacia korbopilkada ĉampioneco en Litovio. Ĉi-septembre la lando organizis la 37an Eŭropan Korbopilkadan Virĉampionecon. Ĝin partoprenis 24 landoj, apartenantaj al la Eŭropa Federacio de Korbopilkado.

Torĉo

Ok semajnojn antaŭ la ĉampioneco okazis diversaj ceremonioj. Kvazaŭ olimpika torĉo, korbopilko dum tiuj semajnoj trapasis tutan Litovion. La pilko estis man-al-mane transdonata kaj, vizitante pli ol 60 urbojn kaj vilaĝojn, vojaĝis pli ol 2500 kilometrojn.

Dum la inaŭguro de la ĉampioneco en ses urboj de Litovio – Klaipėda, Panevėžys, Šiauliai, Alytus, Kaunas kaj Vilnius – surstratiĝis 61 000 adeptoj, kiuj samtempe senpaŭze dum kvin minutoj pilkludis. Jen, ŝajne, rekordo.

Krome, 170 metrojn alte, ĉe la televida turo en Vilnius, brilas granda korbo, lumigata de 545 lampetoj, kaj klare videbla de multaj lokoj en la urbo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiam montopado fariĝis mortopado

La 26an de septembro pasintjare la profesia grimpisto Kurt Albert gvidis grimpemulojn tra la rokoj de la dratsekurigita grimpovojo Höhenglücksteig (Altfeliĉa montopado) en la t.n. Frankonia Svisujo oriente de Nurenbergo, Germanio.

Ĉirkaŭ la tagmezo, ankoraŭ proksime al la komenciĝo, li falis de la roka krutaĵo kaj, 20 metrojn pli sube, surfunde frakasiĝis lia kapo. Helikoptere transportite al speciala malsanulejo en Erlangen, li mortis tie du tagojn poste.

La mortfalego ŝokis grimpistojn kaj grimpemulojn ne nur loke, sed mondvaste. Kurt Albert, naskiĝinta en 1954 en Nurenbergo, apartenis al la malgranda elito de eminentaj grimpistoj. Per siaj talento, kuraĝo, novemo, sukceso kaj varmkora personeco li estis forte impresanta kaj influanta la montoadeptojn ĉie en la mondo.

Ruĝpunkta grimpado

Kun la palatinatano Wolfgang Güllich, mortinta jam en 1992 pro aŭtoakcidento aĝe de 31 jaroj, li transformis la tiam aktualan „teknikan grimpadon”, kio signifas konkeri monton per ĉiuj uzeblaj helpiloj, en pli naturan, pli malpezan, pli elegantan, sed ankaŭ pli defian stilon.

Sekurigata sole per ŝnurpartnero, Albert utiligis nur la rokojn por teni kaj tiri sin. Post sukcesa trairado li markis tian grimpovojon per ruĝa punkto – signo de fiero kaj invito al imitado. Tiel li kreis la „ruĝpunktan grimpadon”, ĝis hodiaŭ sinonimon por pureca, samtempe altgrade malfacila grimpmetodo.

Ĝis la ekstremaj limoj de la malfacileco li serĉis sinrealigon en longaj ekspedicioj tra maroj, neĝo, praarbaroj kaj dezertoj por kroni ilin per unikaj grimpadoj ĉe montoj kaj rokoj ie transe de la loĝata mondo. Tian vivon li daŭre volis vivi, scivoleme kaj libere. Tamen li akcidentis ne pro aventuro aŭ rekordemo en la mortiga zono ie inter ĉielo kaj tero, sed en la hejma regiono inter rokoj por li bone konataj kaj normale tute senproblemaj.

Kialoj

La publiko ne multe eksciis pri la mortiga kialo. Sed la tagon antaŭe Albert sola aŭtis de Gasseldorf, lia loĝloko en la regiono de Nurenbergo, al Hamburgo por prezenti vojaĝprelegon. Reveturante ankoraŭ en la sama nokto, li povis atingi la hejmvilaĝon nur frumatene. Verŝajne ankaŭ tie li ne povis dormi, ĉar atendis lin la menciita grupogvidado distance de pli ol unuhora aŭtoveturado.

Povas esti, ke li ne kontentige nutris sin, kaj la rokoj estis glitigaj post pluvo. Ne estas mirige, ke en tia situacio eble li iomete malatentis, malĝuste reagis, eĉ suferis sekunderan senkonsciiĝon. Ĉi-punkte enplektiĝis la fato. En malfacilaj krutaĵoj li plej ofte grimpis kun sekurigaj partneroj. Ĉe la por li facila Altfeliĉa montopado li ne bezonis partneron. Li konis tie ĉiujn mantenilojn, piedapogilojn.

Krome ekzistas dratkablo por sekurigi sin mem. Albert ja surhavis sian sekurigan zonon, sed ne estis fiksinta sin en la falomalhelpan drategon ĉe la roko. Tie profesiulo kiel li ne devas timi falegon. Tamen li deglitis kaj falegis detruiĝe. La sekvintaj grupanoj ne rimarkis emocion ĉe li, ne aŭdis krion. Laŭ la medicinistoj li almenaŭ ne devis suferi dum la du tagoj ĝis la morto.

Ceremonio

La parencoj enterigis lin private, kaj la grimpoamikoj adiaŭis lin ĉe la Konkofonto apud la Glata Muro, kiun Albert kun plezuro kapablis tragrimpi senhelpile-senprobleme. La ceremonio, en kiu parolis memorige pluraj kolegoj liaj, pasis solene kaj digne. La etoso ne kroĉiĝis al la pasinteco.

Inter komentoj afliktiĝaj kaj dankemaj iuj adeptoj eĉ aŭguris novajn heroaĵojn en transa montomondo, ekzemple: „Tie vi denove kune kun Wolfgang (Güllich) grimpos aŭdacajn vojojn, kiujn ni tute ne povas imagi tie ĉi.” Legendulo Kurt Albert jam estis fariĝinta dumvive. Lia personeco, liaj mirindaj atingoj, lia subita nekomprenebla morto garantios al li daŭran estiman memoron ankaŭ en estontaj grimpogeneracioj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉe la limoj de pacienco

Longe atendis la albanoj ĉi-somere ĉe la landlimo kun Grekio. Pli ol 12 horojn restis „difektitaj” komputiloj de grekaj doganistoj. Multajn kilometrojn etendiĝis la vicoj de aŭtoj ambaŭflanke de la landlimpunktoj albanaj-grekaj en Kakavija, Kapshtica, Qaf Bota kaj Tri Urat.

Ĉe albanaj doganejoj perfekte funkciis komputiloj. Malfermitaj estis sufiĉe da giĉetoj, kontraste al nur tri grekflanke. Varmegis, apudis nenia restoracio aŭ akvofonto, videblis nur montoj kaj asfalto. Atendis vane dekmiloj da buspasaĝeroj kaj aŭtoveturantoj.

Strikis

Dekmiloj da vojaĝantoj senprobleme trapasas landlimpunktojn inter Albanio kaj Kosovo aŭ Makedonio. Tamen kristnaske kaj paske jam en la pasinteco „difektiĝis” grekaj landlimaj komputiloj. Ankaŭ strikis grekaj doganistoj.

La albanoj opinias, ke tio estas fiintenca ago flanke de grekaj aŭtoritatoj. Tiuj ne volas, ke albanoj revenu hejmen por tie elspezi sian monon.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Egalrajtaj civitanoj

En Antaŭ 30 jaroj (MONATO 2011/08-09, p. 13) Bardhyl Selimi skribis: „En la tiama Jugoslavio albanoj, konsiderataj duagradaj civitanoj, ...”, kio tute ne estas vera. En la tiama Serbio kaj Jugoslavio, albanoj estis konsiderataj kiel egalrajtaj civitanoj, kaj ili estis ofte sur tre gravaj pozicioj en politiko kaj ekonomio. Ili estis favoratoj.

La tiama Serbio kaj Jugoslavio multe faris por la sukceso de Kosovo kaj Metohio, ja la tieaj albanoj havis la plej grandan naskiĝkvanton en Eŭropo. Kiam albana familio ricevis sian dekan infanon, tiam prezidanto Tito iĝis ĝia „honora baptopatro”. Krome Serbio akceptadis ĉiujn albanojn, kiuj fuĝis el Albanio, pro la reĝimo de Enver Hoxha.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prezidanto ne plu bonŝanca

Kiam Goodluck (esperante: „bonŝanco”) Jonathan estas elektita prezidanto en majo 2011, la tuta lando esperplenis. Jonathan estas la unua prezidanto el la niĝerdelta regiono, subpremita de islamaj regantoj dum 40 el la 50 jaroj da niĝeria sendependeco.

El la regiono fluas la riĉaĵojn de la lando, en la formo de nafto, kiu konsistigas 99 % de la tutlanda enspezo. Tamen etnaj kaj religiaj konfliktoj, kune kun korupto, signifas, ke homoj, kiuj ĝis la perforta unuigo flanke de Britio en 1914 pace kunvivis, nun ankoraŭ interbatalas – ĉefe pro nafto.

En 1999 revenis al Niĝerio demokratio. Niĝerianoj esperis, ke sekvos paco kaj prospero, sed tio ne okazis. Eble oni tro esperis, same kiam estis elektita Jonathan – universitata doktoro, tamen el modesta deveno.

Homo malsperta

Nun, tamen, post la unuaj 100 tagoj de la prezidanteco de Jonathan, niĝerianoj opinias, ke eble ili eraris, elektante homon politike malspertan.

Ĉie en Niĝerio okazas sensencaj mortigoj. Ekzemple, en la niĝerdelta regiono, militistoj atakas kaj detruas, protestante kontraŭ la tiea neglekto. Rezulte ĉesis nafto-esplorado kaj suferas ŝtataj financoj.

Reagis perforte la registaro, kio malsukcesis. Poste la militistoj ricevis amnestion, kune kun laboro kaj edukado, kaj la situacio en niĝerdelta regiono stabiliĝis. Eĉ revenis al la regiono nafto-kompanioj.

Religia purigado

Tamen daŭras religiaj kaj etnaj purigadoj en aliaj ŝtatoj, ekzemple Plateau, Kaduna kaj Kano. Tie islamaj fundamentistoj mortigas senkulpajn niĝerianojn el aliaj gentoj aŭ triboj, kiel Igbo aŭ Jorubo.

Lastatempe estis mortigitaj 40 homoj, viroj, virinoj kaj infanoj, en Jos, la ĉefurbo de Plateau. La ŝtato estas dividita inter kristana sudo kaj islama nordo. Tie en la lastaj kvin jaroj mortis miloj da homoj.

Problemo danĝera

La plej danĝeran problemon prezentas la radikala islama grupo Boko Haram. La grupo kontraŭas ĉion okcidentan: edukon, civilizacion, morojn ktp. Ekde majo pereis 5000 homoj pro atakoj de tiu ĉi grupo.

Tiel mesaĝas Boko Haram, ke nenie en Niĝerio sekuras. Sekurecaj servoj timas la islamistojn kaj forkuras, kiam ili atakas. La prezidanto restas senkonsila.

Nun indas montri al Goodluck Jonathan, ke elĉerpiĝis lia bonŝanco – kaj tiu de la niĝerianoj. Nepras, ke li agu, ĉar, ĝis tiam, daŭre fluos ĉie sango.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bileto al kontraŭleĝeco

En periodo, kiel la nuntempa, de „malgrasaj bovinoj”, oni certe malemas akcepti pliigon je 50 % de la prezo de publika transporto.

Tio tamen okazis tuj post la somero en Milano, Italio, kies nova urbestro Giuliano Pisapia (maldekstrulo) tiele dispoziciis por replenigi – post plurjara dekstrula administrado – la komunuman kason.

Paradokse estas, ke en Italio, dum la maldekstro streĉas sian rimenon, la dekstro fariĝis abrupte solidarega.

Tradicie

Por eviti la prezaltigon, la ekstremdekstra, secesia partio Lega Nord , kiu tradicie volas apartigi bone funkciantan kaj „honestan” nordon disde misfunkcianta kaj „impostevitanta” sudo, proponis dividi – kontraŭleĝe – biletojn kun aliaj veturantoj.

En Milano, kiel en la plimulto de la italaj urboj, oni rajtas utiligi la saman bileton dum 90 minutoj. Lega Nord, tamen, metos ĉe ĉiu haltejo keston, kie pasaĝeroj povos lasi (kaj preni) biletojn ankoraŭ validajn.

La iniciaton oni nomas ticket-crossing, aŭ bileto-krucado, laŭ la angla book-crossing, aŭ libro-krucado. Temas pri movado tutmonda kun celo senpage transdoni librojn al aliaj, kaj precipe nekonataj, legantoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parlamento korupton apogas

Pri mandatĉesigo de unu el siaj membroj decidis la federacia ĉambro de deputitoj – unu el la du ĉambroj de la parlamento: la alia estas la senato. Jaqueline Roriz [ĵakeline horís], 49-jaraĝa, estas akuzita pri kontraŭleĝa akcepto de mono por la kaso de sia elektokampanjo.

Tamen en aŭgusto, en hontiga sesio, la parlamentanoj ignoris kaj la okulfrapan pruvon pri korupto kaj publikan opinion, tiel ke 265 el la 451 voĉdonintaj parlamentanoj rifuzis aprobi la ĉesigon de la mandato.

Jaqueline Roriz estas filino de Joaquim Roriz [ĵoakín horís], kiu en 2007 rezignis pri sia posteno en la senato, kiam oni denuncis lin pri korupto. En filmo malkovrita de la polico antaŭ du jaroj, Jaqueline aperas kun sia edzo en kabineto de ŝtata funkciulo, kiu liveras al ŝi paketon da monbiletoj. Eblas spekti parton de tiu filmo en www.youtube.com/watch?v=cSAfEFf6Eqc&feature=related.

Prifraŭdi

La polico konkludis, post plurmonata enketo, ke tiu ago de la deputitino, okazinta en 2006, ligiĝas al vasta reto de korupto, per kiu la tiama registaro de la Federacia Distrikto subaĉetis distriktajn parlamentanojn, por pli facile prifraŭdi la ŝtatan kason.

La deputitino ne neis sian krimon. Por eviti la forigon el ŝia posteno, ŝia ĉefa argumento estis, ke la afero okazis antaŭ multaj jaroj, kiam ŝi ankoraŭ ne estis membro de la federacia parlamento. Ŝajne tiu rezonado ne konvinkis la partiestrojn, kiuj rekomendis al kolegoj aprobi la mandatĉesigon.

Tamen la voĉdonado estis sekreta, kaj la plimulto favoris ŝin. Oni diras, ke la rezulto estas simptomo de ĉeesto de multaj kaŝitaj kulpuloj en la ĉambro de deputitoj.

Kortumo

Ekde la pasinta jaro validas en Brazilo leĝo, kiu malpermesas, ke homo kondamnita pri krimo kandidatiĝu al politika posteno. Tiu leĝo estas kontestata de kelkaj politikistoj ĉe la plej supera brazila kortumo, kiu ankoraŭ ne decidis pri la afero.

Nun oni timas, ke la sinteno de parlamentanoj povas influi la juĝistojn de la supera tribunalo malfavore al la leĝo, rigardata de la popolo kiel necesa por bari al friponoj la vojon al la politika povo.

La 7an de septembro, nacian ferion en Brazilo, okazis en pluraj urboj publikaj protestoj kontraŭ korupto, kun granda partopreno de junuloj.

Estas interese, ke la kunordigantoj de tiuj manifestacioj ne permesis dum la marŝoj flagojn de sindikatoj kaj politikaj partioj, ĝuste por montri, ke temas pri movado spontanee popola, senpartia.

José Mauro PROGIANTE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de José Mauro Progiante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Murdoj memorigitaj

La 9an de septembro oni memorigis per solenaĵo en Tirano, Albanio, la 65an datrevenon de la kontraŭkomunista ribelo de Postriba, verŝajne la unua tia en orienta Eŭropo post la dua mondmilito.

Pro tio, ke la sekurecaj servoj anticipis la ribelon, kaj pro la interveno de la jugoslavia armeo (tiam Albanio kaj Jugoslavio estis intimaj amikoj), la ribelo kolapsis. Mortpafitaj estis dekoj da homoj, arestitaj kaj poste kondamnitaj al longdaŭra enkarcerigo 1200 aliaj.

Kelkaj iamaj arestitoj kaj iliaj familianoj partoprenis la solenaĵon, kune kun politikistoj kaj aliaj eminentuloj.

Terorismo

Per videokonferenco parolis el Usono profesoro Sami Repishti, eksa ribelulo. Li substrekis la sangvenĝan instaliĝon de komunismo en Albanio, ties ŝtatan terorismon kaj la sekvan rezistadon flanke de patriotoj, kontraŭkomunistoj kaj intelektuloj.

La politikaj ŝanĝoj en 1990-1991 estiĝis sensange kaj senvenĝe, sed, aldonis Repishti, la ŝtatpotencon ankoraŭ posedas eksaj komunistoj kaj ties posteuloj. Ĉi-lastaj pliriĉiĝas ekonomie kaj politike plifortiĝas ĉirkaŭ maldekstraj partioj.

Estas ĝuste tiuj partioj, laŭ Repishti, kiuj jam de pluraj jaroj blokas en la albana parlamento reformojn necesajn por aligi la landon al EU.

Reĝimo

Eksaj persekutitoj kaj ties gefiloj ŝokiĝas – tiel Repishti – kiam ili renkontas en ŝtataj oficejoj, en la parlamento, siajn iamajn persekutintojn. Ekzemple la ĉefo de la socialistaj deputitoj estas eksa ministro pri internaj aferoj. Aliaj deputitoj aŭ eĉ ministroj estas gefiloj de eksaj altranguloj de la komunisma reĝimo.

Cetere la eksaj ĉefkomunistoj (ekzemple la lasta diktatoro, Ramiz Alia, kaj la vidvino de la diktatoro dum 46 jaroj, Enver Hoxha, se ne mencii centojn da aliaj) ankoraŭ ne pardonpetis pro la krimoj de la tiama reĝimo.

En Albanio, atentigis Repishti, oni ankoraŭ ne hontas pro la nomo „komunisto”, kontraste al Italio aŭ Germanio rilate „faŝisto” aŭ „nazio”.

En la Nacia Historia Muzeo, kie okazis la solenaĵo, ekzistas ekde pluraj jaroj pavilono pri la genocido komunista. Ĝi estas ege vizitata ankaŭ de alilandaj turistoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sovaĝa sorto

Post la falo de la komunisma reĝimo en Rumanio ĉesis funkcii ŝtataj agrikulturaj bienoj. Kultivistoj rericevis la proprajn grundojn kaj terenojn kaj komencis mem prizorgi la teron.

Ĝenerale la homoj estis malriĉaj kaj uzis ĉevalojn aŭ bovojn en la terkultivado. Poste tiuj, kiuj fariĝis bonhavaj, aĉetis traktoron. Tamen en multaj vilaĝoj oni uzas eĉ nun ĉevalojn, ne havante monon por aĉeti maŝinojn.

Vagantaj

En pli prosperaj lokoj videblas forlasitaj, vagantaj ĉevaloj, ankaŭ senmastraj hundoj. De tempo al tempo amaskomunikiloj raportas pri la kruela sorto de tiuj bestoj forpelitaj de siaj mastroj.

Ĉi tiun someron oni raportis pri ĉevaloj „sovaĝaj” en la Danubo-delto. La bestojn oni volis fortransporti en mizeraj kondiĉoj al buĉejo. Temis pri 52 ĉevaloj, el kiuj 11 mortis, malgraŭ la helpo de volontuloj, kiuj provis ilin savi.

Protektindaj

Biologoj opinias, ke la ĉevaloj ne estas „sovaĝaj”, nur sovaĝiĝintaj. Ili do ne apartenas al loka ekologia sistemo kaj detruas rarajn, protektindajn plantojn kaj arbojn. Ekzemple vintre, malsategaj, ili ronĝas la arboŝelojn.

Forlasi dombeston estas leĝe malpermesite. Se la iama mastro estos konata, tiu estas punita. Tamen ofte malfacilas identigi la posedinton.

Entreprenemaj homoj vidas ŝancon allogi turistojn en regionon, kie vivas ĉ.1500-3000 „sovaĝaj ĉevaloj”. Fakuloj asertas, ke jam de jarcentoj ne ekzistas en Rumanio sovaĝaj ĉevaloj ... kaj la sovaĝiĝintaj bestoj ne estu rezerveje protektataj.

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poezio

Gratulojn pro la aŭgusta-septembra numero de MONATO. Mi opinias, ke ĝi enhavas pli da diverstemaj artikoloj ol pasintaj numeroj de la kuranta jaro. Mi petas vin krome, bonvolu decidi pri la revenigo de la rubriko „Poezio”. Ĝi estas bezonata por nia ŝatinda revuo.

Abbas MOMENI
Irano

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Abbas Momeni el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

En krizo mankas kuraĝo

Pli kaj pli da politikistoj, kiuj enplektiĝis en la financa krizo en la eŭrozono, viktimiĝas al ĝi.

En Germanio la federacia kanceliero, Angela Merkel, spertis en septembro sesan malvenkon en regionaj balotoj, ĉi-foje en Berlino. Suferis ĉefe la liberala koalicia partnero, kies voĉoj kvaroniĝis. Lasta opinisondado montras, ke jam 80 % de la germanoj kontraŭas Merkel.

Banko

Ŝia politiko rilate la eŭrokrizon estas la ĉefa argumento por la malpopulareco. La germana federacia banko (Bundesbank) pli kaj pli malkaŝe kontraŭas la politikon de la Eŭropa Centra Banko. Ankaŭ tio montriĝas mortiga al la germanaj regantaj politikistoj.

Paralele, ekster Germanio, la krizo kreas politikajn viktimojn. La antaŭaj registaroj en Irlando kaj Portugalio pli frue suferis hontigajn balotajn katastrofojn. En Finnlando, Nederlando kaj Slovakio la influo de kreskantaj eŭroskeptikaj partioj minacas la registaran politikon.

Balotoj

En Hispanio la registaro de la socialisto Zapatero sendube spertos egan malsukceson ĉe la balotoj en novembro. Kaj estus miraklo, se la franca prezidanto Sarkozy estos reelektita en la venonta jaro.

En tia etoso estas evidente, ke politikistoj hezitas proponi drastajn rimedojn por venki la krizon. Neniam en la historio de la monunio tiom mizeris la perspektivo por kuraĝaj politikaj decidoj.

Sen politika unio, la eŭro neniel sukcese daŭros kiel monunuo de Eŭropa Unio.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alloga finalo

Serbio estas la duan fojon (post 2001) eŭropa ĉampiono pri retpilko por viroj. Ĝi venkis Italion en la finalo je 3:1 ludoj (17:25, 25:20, 25:23, 26:24) en Vieno. En la ĉampionado, kiu okazis en Aŭstrio kaj Ĉeĥio, partoprenis teamoj de 16 landoj.

En la unua ludo de la finalo la italaj retpilkistoj dominis. Per bonega teama koncentriĝo ili ne permesis al la serboj distingiĝi. Ĉi-lastaj atakantoj realigis nur naŭ poentojn el 23 atakoj.

En la konvinke gajnita dua ludo fare de serbaj retpilkistoj estis multe pli da premo en ilia ludado. Pro tio malaperis ĉe la italoj la komence demonstrita precizeco. Ivan Miljković, la kapitano de la serba teamo, traboris nun multe pli bone la italan blokadon.

Dubinda decido

La antaŭdecido okazis en la tria ludo. Post kiam la italoj egaligis 23-23 pro la elstara gvido de ilia kapitano Cristian Savani, dubinda decido de la ĉefjuĝisto donis eblon al la serboj gajni la ludon.

Tion ili faris helpe de Miloš Terzić, kiu rekte per serviro markis la lastan poenton. En la kvara ludo la itala teamo estis kelkan tempon fronte laŭ poentoj, sed fine denove Terzić per serviro certigis la venkon por Serbio.

Mondpokalo

Pro tiu granda sukceso la serboj fariĝis ĉi-momente la plej bona landa teamo kaj reprezentos kune kun la italoj Eŭropon ĉe la mondpokalo-turniro en Japanio fine de la jaro.

Igor Kolaković, la trejnisto de Serbio, estis tre feliĉa post la matĉo: „Neniu kredis je nia sukceso, ankaŭ en nia patrujo. Ankaŭ ni ne traktis nin kiel favoritojn, ni volis okupi almenaŭ la sesan lokon kaj tiel certigi nian partoprenon en la sekva eŭropa ĉampionado. Ni brave ludis ĉiun matĉon, aparte dum la duonfinalo kontraŭ Rusio. En ĝi ni estis perfektaj en la defendo. Tio estis nia plej malfacila ludo.”

Seniluziigita

Mauro Berruto, la ĉeftrejnisto de Italio, estis seniluziigita: „Iomete tristaj ni estos kelkajn horojn, tamen la partopreno en la finalo estas por ni granda sukceso. Ni partoprenos en la mondpokalo en Japanio.”

En Vieno antaŭ la finalo okazis la matĉo por tria loko. Pollando, eŭropa ĉampiono ekde 2009, venkis Rusion je 3:1 (25:23, 18:21, 25:21, 25:19). La rusaj retpilkistoj okupis la kvaran lokon same kiel en 2009 en Turkio.

„Ni batalis kuraĝe kaj digne”, diris Andrea Anastasi, la itala ĉeftrejnisto de Pollando. Vladimir Alekno, la ĉeftrejnisto de Rusio, parolis pri meritita malvenko: „En la duonfinalo ni ne havis bonŝancon, sed nun ni malgajnis kiel teamo.”

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Soifas ne nur homoj ...

En la usona Teksaso oni longe memoros la ĉi-someran varmegon. Dum 40 tagoj la maksimuma aertemperaturo senĉese superis 37,8oC. La varmo-rekordo tamen ne estis rompita. En 1980 varmego tia daŭris 42 tagojn.

Senpluva seka vetero kreas diversajn problemojn por bredistoj kaj terkulturistoj. Sendube suferos la ĉi-jara vinrikolto. Ankaŭ fiŝkaptado: plisaliĝas riveroj, dum la kvanto de ostroj kaptitaj en Meksika Golfo abrupte ŝrumpis.

Mizera

Do la nuna sezono estas eble la plej mizera por la 217-miliondolara ostro-industrio. En Teksaso kaj Luiziano estas kaptitaj por la usona merkato 70 % de tiuj ĉi marbestetoj. Ankaŭ salikokoj estas same trafitaj.

Aliflanke sekeco havas siajn bonajn flankojn. Perditaj, ŝajne, estas mariĥuano-plantoj kultivitaj de meksikaj narkotaĵo-karteloj. Ĉiu planto bezonas ĉiutage kvar litrojn da akvo. La kartelistoj devas elpensi diversajn metodojn por akvumi sian stokon. Tial policanoj pli rapide ilin trovas.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonvenon al nova studjaro

Aŭtuno. Sezono, almenaŭ en la norda duonsfero, kiam centmiloj da studentoj komencas novan studjaron ĉe siaj universitatoj. Jen ofte la unua fojo, ke ili forlasas konatan, relative sekuran hejman etoson, kie ili pasigis ĝis nun verŝajne la tutan vivon.

Nun, sursojle al adolteco, ili eniras strangan, pli larĝan mondon. Atendas novaj amikoj, novaj spertoj, novaj studfakoj. Tiam ili lernas gravan lecionon, ne instruitan dum la lerneja klaso pri biologio: ke en la vivo fiŝego rapide fariĝas fiŝeto.

Alivorte, la memfidaĉa, aroganta abituriento, ĉepinte en sia lernejo, fariĝas en sia nova universitato neniulo inter centoj da aliaj neniuloj. Ĝenerale, evidente, la fiŝeto travivas, kreskas, fariĝas denove, fine de la studoj, fiŝego – ĝis komenciĝas la profesia vivo kaj la iama universitata fiŝego fariĝas nun laboreja fiŝeto.

Politikistoj kaj edukistoj pozitive taksas universitatan studadon. Ili diras, ke bone edukitaj homoj, kun mensoj trejnitaj, pli efike, pli flekseble, kontribuos al la ekonomio. Nepras inĝenieroj, kemiistoj, financistoj, kiuj oleumos la radojn de industrio kaj socio, tiel kontribuante al la malneta enlanda produkto.

Aliflanke, ili aldonas, universitataj diplomitoj statistike vivas pli longe, pli kontente kaj pli sane. Tio, kion ili ne aldonas, estas, ke tiu, kiu studas, ne kalkuliĝas inter la vicoj, pli kaj pli longiĝantaj, de senlaboruloj.

Almenaŭ ne ĝis post la studado, kiam, en nunaj kriziĝantaj okcidentaj ekonomioj, mankas konvenaj postenoj. Studentoj, trompitaj pro promesoj, ke diplomo kondukos al pli alte salajrata laboro, trovas, ke akiri tian postenon pli kaj pli malfacilas.

Rezulte, la studentoj postulas plej bonajn notojn por „brili” inter aliaj labor-serĉantoj. Foje ili tre honestas: venas al mi en mia universitato studentoj, kiuj diras: „Mi deziras unuaklasan diplomon. Bonvolu tralegi ĉi tiun proveseon kaj indiki, kiamaniere mi povas ĝin plibonigi, por ke mi akiru la plej altan noton.”

Rimarku: ne temas pri tio, ke mi diskutu aŭ konsilu, por ke la petintoj lernu, mem esploru pli vaste la temaron. Temas pri kruda, komerca avantaĝo en la labor-merkato.

La honeston mi admiras: ne, tamen, la intelektan ĉarlatanecon. Vere elstara studento ne devas tiel kliniĝi: tiu posedas la mensan kapablon originale, sendepende esei. Nur dua-, tria-rangulo tiel senĝene petas – kaj tiaj tro ofte troviĝas en la nunaj universitatoj.

Leviĝas do la demando, ĉu valoras instrui universitat-nivele tiom da studentoj. En la pasinteco eblis fariĝi advokato, ĵurnalisto, arkitekto – almenaŭ ekzemple en Britio – por ne paroli pri flegisto, aktoro aŭ fotisto, sen universitata diplomo: necesis plurjara „enpostena” trejnado kun, ĝenerale, finaj profesiaj ekzamenoj.

Certe, inter la centmiloj da studentoj, kiuj nuntempe komencas sian studadon, estas dekmiloj, al kiuj pli taŭgus praktika „enpostena” trejnado, aŭ eĉ du-jara kurso ĉe teknika supera lernejo, ĉe faka instituto, anstataŭ teoria tri- aŭ kvar-jara studado ĉe universitato.

Nepras ankaŭ demandi, ĉu restas kontentiga la nivelo de universitataj studoj. En Britio pli da studentoj ol en la pasinteco akiras unuaklasajn diplomojn. Antaŭ kelkaj jaroj, ĉe iu universitato, pli ol 50 % de la studentoj en unu fako estas klasifikitaj unuagradaj. Tia noto-inflacio infektis multajn universitatojn, kiuj nun komprenas, ke, se notinda elcentaĵo da studentoj ne ricevas la plej altajn gradojn, la klientoj – pardonu, la studentoj – portos siajn monujojn al la konkurenco, kie oni varbas per promesoj pri riĉaj rikoltoj da unuagradaj diplomoj.

Evidente, malfacilas kompari la nunajn universitatojn, kiuj instruas plimulton, kun la superaj lernejoj de la pasinteco, kie nur elita minoritato, monhava kaj privilegiita, studis en preskaŭ kluba etoso. Reiri al tiaj tempoj neniel dezirindas.

Tamen necesas reekzameni la koncepton „universitato”. Ĉu tiel eduki tiom da homoj? Ĉu eblas garantii kvaliton? Ĉu ekzistas fakoj, kiuj pro esence praktika emfazo ne meritas universitatan studadon?

Fine, ĉu eblas nomi instituton „universitato”, se inter ties studfakoj ne listiĝas, ekzemple, fiziko, filozofio – aŭ modernaj fremdaj lingvoj? Kio do estas, kaj estu, universitato en la jaro 2011?

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La jarcento de la virino

Du historiajn honorojn rikoltis en 2011 Dilma Rousseff [diŭma rusef]. Nacinivele, la 1an de januaro, ŝi enposteniĝis kiel unua ina respublikestro de Brazilo. Internacinivele, la 21an de septembro, ŝi fariĝis la unua virino, kiu inaŭguris debaton en la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Parolante en la portugala, Rousseff substrekis la ligon inter virina partoprenado en internaciaj rilatoj kaj firmigo de demokratio.

Genro

Aplaŭdis ĉeestantoj, kiam ŝi diris, ke la nuna jarcento estas tiu de virinoj, kaj ke, en la portugala, vortoj kiel „vida”, „alma” kaj „esperança” („vivo”, „animo” kaj „espero”) apartenas al la ina genro.

Rilate la nunan ekonomian krizon, Rousseff diris, ke ŝtatoj solidare unuiĝu por ĝin solvi. „La krizo”, ŝi diris, „kreis mondskale jam 250 milionojn da maldungitoj.”

Krome ŝi kritikis militan vojon por solvi internaciajn konfliktojn. Tiaj perfortaj intervenoj, laŭ ŝi, ne nur havas dubindajn rezultojn okaze de historiaj konfliktoj, sed ankaŭ inspiras terorismon. Aldone, vid-al-vide al la fiasko de militismo, nepras reformi la Sekurecan Konsilion de UN.

Membriĝo

Laŭdante la ĵusan membriĝon de Suda Sudano en UN, ŝi tamen bedaŭris, ke ne eblas same laŭdi plenan membriĝon de Palestino. „Brazilo”, diris Rousseff, „jam rekonas la suverenecon de Palestino kaj konsideras tion nepra por pacigi rilatojn inter palestinanoj kaj israelanoj.” Aplaŭdis denove signifa nombro da asembleanoj.

Memoriginte pri la graveco de internaciaj traktatoj rilate medio-protektadon, Rousseff fermis sian paroladon, atentigante, ke en Brazilo la virino familie ĉefrolas en la batalo kontraŭ malriĉeco.

Fine ŝi laŭdis la iniciatojn de la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-Moon favore al la virinoj. Li lanĉis inan branĉon de UN, gvidatan de la ĉilia eksprezidantino Michelle Bachelet.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Veturilo elstara

Ĉiam pli populariĝas la transporto de turistoj per starveturilo. Ĝi estas unupersona transportilo, produktata ekde 2001 de la firmao Segway el Bedford, en la ŝtato Nov-Hampŝiro, Usono.

Starveturilo konsistas el eta platformo kun elektra motoro, du flankaj radoj, antaŭa vertikala stango kun horizontala biciklosimila stirilo por ambaŭ manoj. Ties geniaĵo estas la akcelado kaj bremsado, kiuj funkcias per translokado de la korpopezo.

Rapideco

Se oni klinas sin antaŭen, la starveturilo pliigas la rapidecon; se malantaŭen, ĝi haltas aŭ retroiras. La ekvilibron gardas la transportilo mem. Ĝia maksimuma rapideco estas 20 km hore. Plenŝargita akumulatoro sufiĉas por veturi 40 km.

Turistoj elektas tiun eksterordinaran transportilon diverscele: ekzemple, en Aŭstrio, traurbe promeni kun ĉiĉerono aŭ ekskursi al vinberejoj. Aparte infanoj tre ŝatas tiel veturi.

Feriejo

Unu el la lokoj, kie oni atendas ŝatantojn de starveturiloj, estas la altmontara feriejo Serfaus, kiu kuŝas je 100 km okcidente de Innsbruck en la aŭstra Tirolo. De aprilo ĝis oktobro la urbo Steyr en Supera Aŭstrio proponas diversspecajn tiajn rondveturojn, ekzemple trihoran trarigardon de la mezepoka urboparto.

Estas ofertoj ankaŭ en la ĉefurbo Vieno: veturoj al la Ŝtata Operejo, Burgoĝardeno, imperiestra kastelo Hofburg, parlamentejo, urbodomo kaj al aliaj vidindaĵoj, kiuj troviĝas apud la Ringstrato kaj en la urbocentro.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Investo

En Eŭropo la longa ferioperiodo finiĝis, same kiel la somero. Ĉiujare en tiu tempo mia financa kolegino Gerd Jacques eniras mian modestan oficejeton kaj suspire demandas „Kion ni faru pri la kotizoj venontjare?” Tiu unusola frazo estas la kompakta sintezo de dekoj da demandoj ŝiaj ... Demandoj kiel „Ĉu la paperprezoj draste altiĝos en 2012?” „Ĉu la poŝtoservoj ekde la unua de januaro denove subite kaj senaverte altigos siajn tarifojn per 20 %?” „Ĉu la kurzo de la japana eno – per kiu pagas sian kotizon ne malmultaj abonantoj – ĉu tiu kurzo plu renversos nian buĝeton?” „Kaj kio pri la usona dolaro?” „Ĉu denove pluraj abonantoj transiros de la papera versio al la reta?”. Pri ĉiuj tiuj demandoj ŝi ne havas respondon, kaj ŝi senespere atendas miajn konsilojn pribuĝetajn.

Sed mi, mi respondas ĉefe ŝultroleve, neniel konsile ... En tiuj ĉi ekonomiaj malstabilaj tempoj eĉ la specialistoj de la grandaj bankoj ne povas sencohave ion prognozi. Kiel ni, eldonistoj de la malgranda MONATO do povus? Nu, unu afero pli-malpli certas: la prezoj en la mondo ne subite draste falos. Do redukti la kotizon de MONATO estus erara decido. Ĉiu scias ja, ke la inflacio daŭros. La demando estas nur „per kiom da elcentoj?”

Ni decidis ĉi-jare esti optimismaj, kaj altigi la kotizon nur treege etete. Kvazaŭ simbole nur. Per kiom da procentoj vi vidos venontmonate en paĝo 4. Ĉu venontmonate? Jes, ne ankoraŭ nun, ĉar ni volas per niaj modestaj rimedoj doni al vi la eblon kontraŭbatali la inflacion. Rigardu en paĝo 4 de tiu ĉi numero, kiom la kotizo estas nun por via regiono, kaj pagu laŭ ĝi nun por unu, du, kvin aŭ eĉ por deko da jaroj. Unu fakto certas. La kotizoj ne falos estonte. Do nun kotizi por pluraj jaroj estas la plej perfekta investo. Tian rendimenton via ŝparkonto aŭ viaj obligacioj ne donos al vi!

Ne gravas, ĉu vi kutimas pagi rekte al la eldonejo, aŭ tra iu loka peranto. Gravas ke vi rekotizu nun, antaŭ la apero de la novaj tarifoj de 2012. Via monujo vin benos!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Homaj rajtoj enfokusigitaj

Filmoj malpermesitaj estas inter tiuj surekranigitaj dum internacia festivalo en Tirano, Albanio, dediĉita al homaj rajtoj. Spekteblis ankaŭ filmoj pri hororoj de konfliktoj en la nuna mondo.

La festivalo, okazinta fine de septembro, eniris sian kvinan jaron. Ĝin finance subtenas interalie la urbodomo de Tirano, diversaj eksterlandaj ambasadejoj kaj Eŭropa Unio. Partoprenis 14 landoj, kaj videblis 36 filmoj.

Almenaŭ ses prezentis dolorigajn scenojn pri militoj kaj masakroj, pri etna kaj religia maltoleremo, pri infanoj venditaj kaj virinoj perfortitaj. Ili ĉiuj starigis demandojn pri moralaj, etikaj kaj spiritaj valoroj.

En la spektantaro sidis gejunuloj, kiuj poste diskutis la problemojn pri homaj rajtoj, kiujn prezentis la filmoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Voĉoj kontraŭdiraj

Se nun okazus balotoj en Belgio, la flandra dekstra partio N-VA kreskus per preskaŭ 7 % kompare kun la rezultoj de balotoj en 2010. Tiel la partio atingus 35 % de la voĉoj en Flandrio.

Tiel ĝi ege superus la duan flandran partion, CD&V (kristandemokratoj) kiu akirus nur 19 %. Tion montras nova enketo de la nacia radio kaj televido kune kun la plej prestiĝa ĵurnalo en Flandrio De Standaard [standart] (La standardo).

Diverĝas

N-VA havas la sendependecon de Flandrio en sia programo. Ĝi ne volas revolucion. Sed surbaze de la konstato, ke la vidpunktoj inter franclingvanoj kaj nederlandlingvanoj pli kaj pli diverĝas, ĝi strebas al tio, paŝon post paŝo, kaj laŭ politika vojo.

Rimarkendas, ke N-VA, post pli ol jaro da vanaj traktadoj pri nova registaro, rezignis partopreni la diskutojn, dum la aliaj partioj nur pene proksimiĝis al interkonsento.

Historio

Tamen nur kelkajn tagojn pli frue publikiĝis enketo de alia flandra gazeto, Het Nieuwsblad [niŭsblat] (La novaĵgazeto), kaj televidprogramo de la naciaj elsendoj.

Laŭ la enketo tri el kvar flandroj esperas, ke Belgio ne malaperos, kaj ili fieras pri sia ŝtataneco. Du el tri enketitoj opinias, ke Belgio ankoraŭ ekzistos post 10 jaroj. Aliflanke 30 % pensas, ke tiam ĝi jam apartenos al la historio, sed 42 % nepre ne volas sendependiĝon de Flandrio.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tro longdaŭra monarkio

Aperis granda eraro pri Hungario, t.e. la monarkio Aŭstrio-Hungario (MONATO 2011/10, p. 11).

En la komenco de la artikolo – pri la forpaso de Otto von Habsburg – estis skribite: „... liaj antaŭuloj, kiuj regadis la monarkion Aŭstrio-Hungario dum preskaŭ 650 jaroj.” La monarkio ekzistis inter la jaroj 1867-1918, do tute ne dum jarcentoj.

Eva Baloghné FODOR
Hungario

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eva Baloghné Fodor el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pura kretenaĵo

Bonvolu, mi petas, sciigi al s-ro Pejno Simono, ke lia aserto „en la unikoda epoko ankoraŭ plendi pri iksoj iomete ‚ex-modiĝas’” estas iomege ekstermoda.

Mi eĉ ne hezitas aserti, ke ĝi estas pura kretenaĵo. Efektive, ĉiutage mi ricevas dekon da ret-mesaĝoj redaktitaj en la fuŝa „ixperanto”, t. e. plenplenaj je iksoj, do apenaŭ kompreneblaj por mi, kiu konstante restis fidela al la zamenhofa lingvo. Multaj el tiuj ret-mesaĝoj venas de elstaraj esperantistoj, eventuale estroj de diversaj asocioj: videble, por ili Unikodo estas tute nekonata kaj mistera afero.

Videble, s-ro P.S. faras bedaŭrindan konfuzon inter siaj deziroj kaj la realaĵoj.

P.S. La nomo de Praesperanto I (1878) estis „Lingwe uniwersala”.

André CHERPILLOD
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de André Cherpillod el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Geografiaj nomoj

Volonte mi reagu je la librorecenzo de Pejno Simono rilate al geografiaj nomoj (MONATO 2011/10, p. 26). Antaŭ multaj jaroj mia amiko Tibor Sekelj kaj mi estis estraranoj de Internacia Geografa Asocio. Tibor plurfoje vizitis min, kaj unu el niaj diskuttemoj estis geografiaj nomoj. Ni venis al tre simpla solvo de la problemo en Esperanto. Ĉiuj nomoj sekvu 2 regulojn:

1. Ĉiu nomo, originale skribita en lingvo kun „latinaj” literoj, restu neŝanĝita en Esperanto (Lyon, Windhoek, Buenos Aires, Palembang). Escepto estas nomoj, kiuj ricevis historie esperantigitan nomon (Novjorko, Roterdamo, Kaburbo).

2. Ĉiu nomo, originale skribita en lingvo kun „nelatinaj literoj”, sekvu la Esperanto-ortografion (tio okazas ankaŭ en aliaj (naciaj) latinliteraj lingvoj – Ajutaja, Tajpej, Charkov, Esfahan), kun la samaj esceptoj kiel sub 1 (Pekino, Moskvo, Hanojo). Kompreneble oni ĉiam povos interkrampe mencii la prononcon aŭ la signifon, se dezirata kaj utila.

Kees RUIG
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Ruig el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bondeziroj

Bonan novaĵon alportis MONATO (2011/10, p. 5), ke Krys Williams (al ni bone konata kiel Ungar) estis elektita redaktoro de la rubriko „scienco”. Ĝojigas kaj kontentigas, ke ŝi post longa foresto revenis al Esperanto-aktivado. Mi neniam povis akcepti, ke Krys ne plu aktivas, verkas kaj ke restis al ni kontentiĝi nur per ŝiaj publikaĵoj kaj aparte ŝatata, bela kaj pensiga poezio. Sed resti por longa tempo nur kun „Meznokto metropola” ne sufiĉis ...

Jerzy kaj mi, certe samkiel aliaj amikoj, sekvos vian reaktiviĝon. Akceptu niajn bondezirojn por nova, grava kaj respondeca laboro en la valora kaj prestiĝa MONATO.

Zofia BANET-FORNALOWA
Pollando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zofia Banet-Fornalowa el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Platformo por reformo

La unuan fojon en la nuntempa historio de Pollando okazis, ke la sama politika partio venkis en du sinsekvaj parlamentaj balotoj.

En oktobro la elektantaro konfirmis la ĉefministrecon de Donald Tusk. Lia partio, la modera Civitana Platformo, ricevis la plej multajn voĉojn (39,18 %).

Verŝajne daŭros la registara koalicio kun la agrikulturisma Pola Popola Partio (8,36 %), tamen tio ankoraŭ ne certas. Lige kun la prezidanteco de Pollando en la Konsilio de Eŭropa Unio, Tusk volas krei novan registaron.

Katolikoj

En Pollando estas videbla trankviliĝo. Multaj homoj subtenis Civitanan Platformon por malebligi venkon de la katolika-naciisma partio Juro kaj Justeco (29,89 %). Tiu ĝuas altan subtenon precipe inter homoj maljunaj kaj katolikoj forte kredantaj.

La plej granda ŝoko de tiuj ĉi balotoj estas tamen ŝanĝo ĉe la maldekstra flanko. En la parlamenton neatendite eniris nova partio, la liberala Movado de Palikot (10,02 %). Ĝi estis kreita antaŭ kelkaj monatoj de Janusz Palikot – riĉulo, eksa entreprenisto kaj ĝis la 10a de januaro 2011, kiam li rezignis pri sia parlamenta mandato, deputito reprezentanta Civitanan Platformon.

Alianco

Malgraŭ ekonomie liberala programo, li prezentis sian partion kiel maldekstran movadon, tiamaniere forprenante multe da voĉoj de Alianco de Demokrata Maldekstrularo (8,24 %). Tiel AdDM eniras la parlamenton kun la malplej bona rezulto ekde sia fondiĝo.

Lige kun tio, ke Movado de Palikot fariĝis la tria forto en la pola politiko, oni antaŭvidas sociajn ŝanĝojn en la konservativa Pollando. En ties programo troviĝas i.a. laŭleĝigo de la tiel nomataj malfortaj drogoj, enkonduko de registrita partnereco, ĉesigo de instruado de religio en lernejoj kaj liberaligo de la leĝo pri abortigo.

La unuan fojon en la pola parlamento membros malkaŝa gejo kaj transseksulo, ambaŭ elektitaj per la balotlistoj de Movado.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paweł Fischer-Kotowski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kie la kulpo?

Miaj leteramikoj, loĝantaj en aliaj landoj, ne komprenas, kio okazas en landoj, kiel Bulgario, Hungario aŭ Rumanio, kiam ili legas pri ekapero kaj fiagoj de rasismaj grupoj kaj partioj – vere bedaŭrinda, kondamninda kaj eĉ timiga fenomeno.

Ĉu oni freneziĝis, balotante por rasismaj partietoj? Ĉu la loĝantaro de tiuj landoj iun tagon vekiĝis kun malamego kontraŭ, ekzemple, ciganoj? Kio okazas?

Mi ne neas, ke ekzistas tiuj, kiuj malamegas t.n. fremdulojn: ciganojn, judojn, etnajn minoritatojn k.s. Homoj, kiuj tiel malamas, estas tamen laŭ mi nur malplimulto. Kial tamen ŝajnas, ke la socio fariĝas ekstremisma?

Murdoj

Antaŭ nelonge en Bulgario okazis perfortaj manifestacioj kontraŭ ciganoj. La kialo: la murdo de 19-jara bulgara junulo fare de anoj de cigana klano.

En Hungario en 2009 ciganoj murdis rumanan manpilkiston en publika amuzejo, ŝajne nur por montri sian superecon. La sportisto estis senkulpa, amata de siaj kamaradoj kaj de la tuta urbo, en kiu li loĝis.

Lastatempe en Rumanio okazis io simila. Usona korbopilkisto Chauncey Hardy, sportisto en la rumana urbo Giurgiu, estis linĉita de anoj de cigana klano en amuzejo, kie li festis kun kamaradoj venkon en sportludo.

Sportisto

Hardy venis en Rumanion por gajni monon, monate 1500 dolarojn, el kiuj li sendis al malriĉaj familianoj en Usono 1000 dolarojn. Temis denove pri populara sportisto.

La murdinto deklaris, en la ĉeesto de sia advokato, ke li koleriĝis pro tio, ke la sportisto ne parolis rumane. Verŝajne tio estas preteksto por lin ataki.

La prestiĝa rumana gazeto Adevărul (La vero) raportis, ke protektas tiujn cigano-klanojn iuj politikistoj. Ili scias, ke bonaj rilatoj kun tiuj mafiaj klanoj bonvenas, kiam temas pri balotado.

Indiferenteco

La loĝantaro seniluziiĝas pri politikistoj, kaj do kreskas dum elektoj indiferenteco. La politikistoj povas tamen rikolti voĉojn inter la bone organizitaj klanoj kun multaj membroj: subtenon tian repagas la politikistoj per protektado, eĉ kontraŭleĝa.

El tio fontas kreskanta malamo kontraŭ la ciganoj. La popolo, ankaŭ la polico, timas tiujn klanojn: mankas kuraĝo por ilin denunci okaze de krimoj.

Certe, ne ĉiuj ciganoj estas murdistoj, rabistoj, krimuloj. Tamen la malriĉiĝanta socio indignas, ke ili deklaras sin „persekutataj”, „diskriminaciitaj”; ke ili postulas monhelpon, decan loĝejon; ke ili ne pripensas, ke vivas multaj neciganaj malriĉuloj, senlaboruloj, kiuj finstudis lerneje, eĉ universitate, kaj ne trovas laborlokon. Ili indignas ankaŭ, ke la ciganaj subvencioj devenas de la poŝoj de impostpagantoj.

Timo

Jen do la kaŭzo de la malamo. Ĝi restas nur muta malkontento, sed kiam tute senkulpa junulo estas mortigita de membroj de mafiaj klanoj, kreskas malamo miksita kun timo.

Feliĉe, en Rumanio la popolo ne perfortis kontraŭ la klanoj. Fakte, oni ne kuraĝas: oni obeas la leĝojn. Espereble tiuj leĝoj punos la kulpulojn, kio tamen ne revivigos la viktimojn.

Honestuloj

Evidente nepras batali kontraŭ rasismo, ankaŭ kontraŭ krimuloj. Se honestuloj timas kulpulojn, se korupteblaj politikistoj protektas krimulojn kaj ne ordinarajn homojn, kiuj obeas al leĝoj, tio nutras malamon.

Oni voĉdonas por fiuloj, kiuj promesas protekti onin kontraŭ t.n. cigana krimado. Verdire la politikistoj volas nur akiri potencon. Kaj do pri la malamo certe ne kulpas sole ciganoj, certe ne ĉiuj ciganoj.

Leĝoj, rajtoj kaj devoj estu egalaj por ĉiuj homoj. Krimuloj estu punataj, sendepende de etna aparteno. Se restos korupto, la situacio eĉ pli malboniĝos.

L. Sz.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de L. Sz. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sanige ... kaj sensukere

Apetitoveka intermanĝeto, samtempe bongusta kaj sanefika: tiu ekzistas ne nur en la revoj de prodietaj frustraciitoj, sed ankaŭ estas firmiĝinta realo en Kipro, unu el la plej grandaj insuloj de Mediteraneo.

Temas pri la karobo, frukto preskaŭ forgesita aliloke, sed unu el la plej tipaj produktaĵoj de Kipro. Ĝi estas aparte nutra manĝaĵo, trioble pli riĉa je kalcio ol lakto. 100 gramoj da karobo entenas 350 miligramojn da kalcio, dum la sama kvanto de lakto enhavas nur 120.

Krom tio, karoboj estas riĉaj je proteinoj (4 %), karbonhidratoj (63 %), fosforo (80 miligramoj en 100 gramoj), vitaminoj A, D, B1, B2 kaj B3, fero, natrio kaj aliaj bonefikaj mineralaj saloj.

Dolĉigiloj

En la nuntempo, sukero „regas” senrivale ĉe la plimulto de la pretaj manĝaĵoj, apud aliaj dolĉigiloj (aspartamo, sakarino, ciklamato), pri kies saneco oni multe diskutas. Iam tamen oni konsideris karobon unu el la plej sanigaj naturaj dolĉigiloj.

Karobo estas konata ankaŭ kiel „pano” de Johano la Baptisto, kiu sin nutradis per ĝi. Cetere, karoboj plutenis vivanta ankaŭ la „erarintan filon” de la samnoma evangelia parabolo.

En la tempoj de la hispana intercivitana milito, oni donadis karobojn al infanoj por manĝi, dum en Grekio, en la epoko de la dua mondmilito kaj de la germana okupado, armeanoj, kamparanoj kaj ĉevaloj travivis danke al ĉi tiu, ŝajne tiel altvalora, donaco de la naturo.

Plantejoj

Karobo estas tradicia produktaĵo en pluraj mediteraneaj landoj, sed ĝi trovis plej favoran grundon en Kipro. Tie karoboj ne kreskas en organizitaj plantejoj, sed spontane aperas tie kaj tie kiel sovaĝaj, centjaraj arboj. La kipra kalkoŝtona grundo siaflanke favoras la arbojn, donante al ties fruktoj aparte plaĉan guston. Pro tio, la kipra karobo estas tiel renoma kaj ŝatata en la internacia merkato.

Nekredeblas, kiom da kipraj manĝaĵoj enhavas karobon. Ekzemple, ĥarupomelo: temas ne pri karobomielo (kion laŭlitere signifas la vorto en la novgreka), sed pri siropo kun propraĵo sanefika por la stomako kaj adstringa por la intesto. Ĝi utiligeblas, anstataŭ sukero, en la preparado de dolĉaĵoj kaj varmaj trinkaĵoj.

Tiom pli „eklektika” estas la t.n. ĥarupóskoni, karobopulvoro, kiu tre bone anstataŭas kakaon kaj sukeron en kia ajn recepto: biskvitoj, tortoj, trufglaciaĵoj ktp. Ties saporo treege similas al tiu de ĉokolado, kio ebligas uzi ĝin por prepari varman trinkaĵon aŭ eĉ frostan kirlaĵon.

Alkoholo

La fruktoj de la karoboarbo ebligas produkti ankaŭ karobobrikojn tute similajn al la ĉie vendataj ĉokoladobrikoj, draĝeojn (el karobsiropo kaj amandoj) kaj, se plaĉas io pli forta, tradician kipran karoblikvoron, enhavantan 17 % da alkoholo.

Rimarkindas, ke ĉiu el la menciitaj produktaĵoj ne antaŭvidas aldonon de sukero aŭ konserviloj, kio igas ilin des pli allogaj por tiuj, kiuj volas sekvi sanigan vivstilon, sen rezigni pri bonaj saporoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Princo Igor neniam aŭdita

La 1an de aprilo 2011 okazis la monda premiero de la opero Princo Igor de la fama rusa komponisto A. P. Borodin (1833-1887). Jes, ĝuste la premiero, ĉar unuafoje estis prezentita la aŭtora versio de la bone konata opero. La komponisto laboris super la verko 18 jarojn, sed mortis, ne fininte ĝin.

Konata versio

Post la morto de A. P. Borodin la operon finverkis kaj orkestris aliaj konataj komponistoj, N. A. Rimskij-Korsakov kaj A. K. Glazunov. Ilia partituro estis eldonita en 1887-1890, kaj jam 120 jarojn la tuta mondo konas la operon ĝuste en tiu versio. Princo Igor estas unu el la plej ŝatataj rusaj operoj, sed proksimume kvarono de ĝia nuna muziko ne apartenas al la aŭtoro mem. N. A. Rimskij-Korsakov kaj A. K. Glazunov reverkis la operon, ŝanĝante la koncepton kaj forigante plurajn erojn. La tria akto estis preskaŭ komplete verkita de A. K. Glazunov.

Nekonata versio

Tamen ankoraŭ en 1947, en la jaro de la 60a datreveno de la morto de la komponisto, la sovetia muzik-fakulo P. A. Lamm rekonstruis la aŭtoran version de la opero, kolektante kaj prilaborante 77 manuskriptojn de A. P. Borodin. Li preparis grandan universalan partituron, enhavantan ĉiujn muzikpecojn de la aŭtoro kaj la finverkintoj. Bedaŭrinde, la rezultoj de lia laboro ne estis publikigitaj.

Al la materialoj de P. A. Lamm turnis sin la muzik-spertulo A. V. Buliĉova dum la preparo de la ĉi-jara prezento de la opero. Ŝi esploris la aŭtoran pian-adaptaĵon de la opero, fragmentojn de la partituro de P. A. Lamm kaj aliajn unikajn materialojn, konservatajn en la moskva Muzeo de la Muzikkulturo, kaj eltiris ĉirkaŭ 6000 taktojn de la muziko de A. P. Borodin mem. Evidentiĝis (pro konsideroj pri la tonaloj kaj muzika strukturo de la aktoj), ke la ordo de la oper-pecoj en la versio de N. A. Rimskij-Korsakov kaj A. K. Glazunov ne estas ĝusta.

Multaj homoj kredas, ke post la morto de A. P. Borodin restis aro de disaj oper-eroj. Tamen fakte la komponisto finverkis ĉiujn aktojn, krom la tria kaj la uverturo. Plie, A. P. Borodin ĉiam verkis grandajn pecojn, ne apartajn erojn. Haveblas planoj de la komponisto, kaj estas konate, ke li ĉiam laboris sinsekve de la komenco ĝis la fino. A. V. Buliĉova trovis la ĝustan ordon de eroj kun, kiel ŝi diras, „granda probablo”. Duboj koncernas nur la ariojn de la princo Igor kaj la finalon. Eble oni solvos tiujn problemojn, se estos trovita la aŭtora pian-adaptaĵo de du aktoj de la opero, pri kiu P. A. Lamm skribis, ke li vidis ĝin en biblioteko pli frue, sed jam ne povis trovi dum la laboro super la opero.

En la nova versio estis forigitaj ĉirkaŭ 1700 taktoj, verkitaj de N. A. Rimskij-Korsakov kaj A. K. Glazunov, kaj inter kelkaj aŭtoraj variantoj de la sama peco estis ĉiufoje elektita la plej lasta. Estis aldonitaj kelkaj eroj, forigitaj dum la redaktado. La operpecoj sekvas en la rekonstruita ordo. Estas interese, ke en la aŭtora versio riveliĝis aliaj akcentoj, ekzemple pri la danĝero de ne nur eksteraj, sed ankaŭ internaj malamikoj.

Multaj konataj pecoj en la nova versio sonas nekutime por la aŭskultantoj. La novaj partoj ankaŭ estas defio por solistoj, ja ili same alkutimiĝis al la ekzistanta versio.

Alia rekonstruo

La nove preparitan aŭtoran version prezentis solistoj de la moskva teatro Gelikon-opera (Helikon-opero) en la Moskva Internacia Muzikdomo. Bedaŭrinde tio estis nur tiel nomata koncerta prezento, sen dekoracioj kaj kostumoj. La teatro planis malfermi per tiu ĉi premiero sian novan scenejon, sed aperis problemoj pri la konstruaĵo.

La teatro havas ejon en historia parto de Moskvo kaj oni intencis larĝigi ĝin per apudaj konstruaĵoj. Estis ricevita speciala permeso de moskvaj instancoj, ĉar la konstruaĵoj estas parto de la historia urb-bieno de la princino Ŝaĥovskaja-Glebova-Streŝneva. Fakte, temis pri restaŭro kaj rekonstruo de la interna korto de la bieno. Oni planis profundigi la korton, transformi la kavon en spektejon kaj fari tegmenton super ĝi. Sed ekprotestis protektantoj de la historia aspekto de Moskvo, aktivuloj de la movado Arĥnadzor (Arkitektura inspekto). La laboroj estis haltigitaj. Ambaŭ flankoj havas siajn argumentojn kaj siajn defendantojn, sed ĝis nun la problemo ne estas solvita.

Anna kaj Mati PENTUS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna kaj Mati Pentus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stabiligo kaj malstabiligo

Disfalis la slovaka kabineto de Iveta Radičová [rádiĉova]. Kaŭzo: la parlamento rifuzis en oktobro la pligrandigon de la Eŭropa Fonduso por Stabiligo Financa (www.efsf.europa.eu).

La fonduso estis kreita en majo 2010 por stabiligi tiujn eŭrozonajn ŝtatojn, kies ekonomioj spertas gravajn financajn problemojn.

Radičová kunligis baloton pri la fonduso kun konfido-baloto pri la regado de Slovakio. Tamen favore al la fonduso kaj la ministraro voĉdonis nur 55 el 124 ĉeestantaj parlamentanoj (el 150-membra ĉambro).

Kondiĉo

Tial la parlamento pridiskutis antaŭtempan tutlandan baloton en marto de la venonta jaro. Jen fundamenta kondiĉo de la ĉefa opozicia partio SMER. Poste ĝi konsentis voĉdoni por pligrandigi la fonduson de 440 al 780 miliardoj da eŭroj.

Post dialogoj inter la koalicio kaj opozicio la parlamento aprobis konstitucian leĝon pri antaŭtempa parlamenta baloto kaj tuj poste voĉdonis pri la fonduso. Intertempe Radičová restas kabinetestrino.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grincantaj genuoj ... kaj ĝentileco

Antaŭ kelkaj semajnoj mi trajnis al renkontiĝo – esperanta – en apuda urbo. Aŭ, pli ĝuste, mi tien vagonis: la „trajno” konsistis el nur unuvagona veturilo (dizelmotoro subplanke inter la boĝioj). Tiel la privatigitaj, do ne plu britŝtataj (sed jes interalie germanŝtataj) naciaj fervojoj provas ŝpari monon, kreskigi profitojn, kaj ĉiel suferigi pasaĝerojn.

Suferigi pasaĝerojn: mi ne troigas. La unuvagona „trajno” plenplenis: estis sabato, familioj kun infanoj vizitis parencojn, virinoj iris butikumi, viroj survojis al futbalmatĉoj. Kiam la vagono – duonhoron malfrue – finfine algraŭlis al mia stacidomo, ne plu vakis sidlokoj. Mi, kun dekoj da aliaj viktimoj, estis devigita stari.

Nu, ĝenerale ne ĝenas stari. Fakte mi preferas stari ol sidi. Kun plezuro mi memoras el miaj studentaj tagoj la t.n. starlokojn en la malantaŭa parto de teatroj, kie eblis kontraŭ malalta prezo paŝi tien kaj reen, spekti la scenejon de diversaj vidpunktoj kaj, kiam venis la paŭzo, ĉiam atingi unua la bierejon.

Tamen nun, ankoraŭ studanto sed ne plu studento, mi, grizbarbulo, atingis aĝon, kiam fojfoje flustras grince la genuoj, ke plaĉos al ili ne plu porti la pezon de tro da biero kaj maltro da ekzerco kaj iom – side – ripozi.

Samtempe ensaltas la cerbon scenoj el la infanaĝo, kiam, kunsidante en aŭtobuso kun mia patrino, mi aŭdis la nepre obeendajn vortojn: „Jen plenkreskulo, sen sidloko. Ekstaru, cedu ... tiu havu vian.”

Sed tia ĝentileco de la 1950aj jaroj ŝajne malaperis. Certe ĝi ne videblis en la plenŝtopita trajneto, en kiu ni, dupieduloj, veturaĉis kun malpli da spaco, malpli da bazaj komfortoj, ol kvarpieduloj protektataj de diversaj bestorajtaj leĝoj.

Kaj do sidlokojn okupis infanoj, dum neniu gepatro proponis, ke ĝia idaro donu sian seĝon al mi, aŭ alia staranto, eĉ ne al sinjorino kun bastono kaj pluraj sakoj kaj pakaĵoj.

Kion fari? Eble mi estus devinta peti, ke infano rezignu pri sia sidloko favore, se ne al mi, do al la kompatinda sinjorino kun la bastono. Sed ne. Pli facile suferi ol, kiel ni britoj diras, „kaŭzi scenon”. Scenon, kiu riskus estigi sakrojn, insultojn; komentojn kiel: „Mi pagis bileton por miaj infanoj. Ili rajtas tie sidi. Se vi dezirus sidlokon, vi entrajniĝus pli frue.” Kaj tiel eĉ pli akre plu.

Cetere, estante brito de difinita aĝo, difinita socia tavolo, mi ne plendas. Mi ne ekscitiĝas. Mi ne emociiĝas. Mi flegmas, aplikante ĉiujn stereotipojn – malvarman sangon, superan lipon rigidan – rilate miajn samlandanojn. Galon verŝis mi, nenia heroo, ne super miajn sidantajn kunveturantojn sed, vidu, jen, kovarde, en la paĝojn de MONATO.

Imagu, do, kiom mi surpriziĝis, kiam la sekvan tagon, reveninte kunpremita kiel enskatoligita sardino, mi legis en dimanĉa ĵurnalo, ke, laŭ enketo entreprenita de iu Fondaĵo Young [jang], ni britoj publike pli ĝentile, pli ĝentlemane, kondutas ol multaj aliaj nacianoj. Krome nia konduto, ŝajne, plurrilate pli bonas ol antaŭ kelkaj jaroj.

Kio? Pa! Mi povas diri nur, ke la Young-enketistoj ne kunveturis kun mi en sardino-vagono, en kiu ĉiuj infanaj aŭ dekkelkjarulaj postaĵoj estas algluitaj al siaj sidlokoj. Kaj, se veras, ke la publika konduto de la britoj ja superas tiun en multaj aliaj landoj, mi ne scias, ĉu mi volas estontece forlasi mian patrujon por esti elmetata al malĝentileco eĉ pli abomeninda ol en Britio.

Tamen eble la raporto, kiun mi legis en la dimanĉa ĵurnalo, estas iom sensacia, iom troigita. Mi prefere fidu miajn okulojn (aŭ mian genuo-grincadon) por konvinkiĝi, malgraŭ la Young-enketo, ke ĝentileco malaperis ja kun vaporlokomotivoj, do antaŭ jardekoj. Klare: ne ĉion oni kredu, kion oni legas en la gazetaro.

Krom, evidente, kion oni legas en MONATO.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fine, sed ne adiaŭe

32a jarkolekto, numero 12 ... Denove jaro finiĝis. Kaj estis bona jaro. La redaktoro de la rubriko „Leteroj”, kiu kutime estas la unua, kiu ekscias, se legantoj ne estas kontentaj, apenaŭ ricevis mallaŭdajn vortojn. Tute male eĉ, venis leteraj gratuloj pro la „pli bona diverseco de la revuo” (n-ro 11), „pro inteligentaj analizoj” (n-ro 2), „pro bonege ellaboritaj raportoj” (n-ro 4), „en stilo, kiu nete superas tiun de naciaj komunikiloj” (n-ro 8-9) ... Gratulojn do al ĉiuj korespondantoj de MONATO dise en la mondo kaj al la tuta redakta skipo!

Por la nova jaro 2012 MONATO provos sekvi la saman vojon kaj liveri al vi indajn raportojn kaj analizojn, kiujn vi ne legis aliloke, ne povas legi aliloke, ĉar por nia magazino raportas ja lokanoj, kiuj konas la tieajn fonojn.

Ĉu do nenio ŝanĝiĝos la venontan jaron? Tamen. Unu iom drastan ŝanĝon ni faros. La rubriko „Enkonduko” – tiu, kiun vi nun legas – malaperos en sia nuna formo. La ŝparitan lokon ni disponigos al aliaj rubrikoj, ĉar tro ofte en la lastaj jaroj aktualaj kontribuoj ne povis aperi pro manko de spaco. Se estos io speciale raportinda pri la vivo de MONATO, ekzemple pri la dungo de nova redaktoro, pri enkonduko aŭ forfalo de rubriko, tiam ni faros tion en speciala porokaza kontribuo.

Ho jes, alian detalon mi preskaŭ forgesis. En la 1a de januaro mi fariĝos emerito. Mi ne plu estos profesia esperantisto tiam. Sed mi ne intencas jam forlasi vin. Se la kolegoj, kaj vi, miaj legantoj, min eltenos, mi volonte plu kunlaboros en mia plej ŝatata revuo kiel volontulo, same kiel tiom multaj inter vi. Tamen, ĉar tiu ĉi rubriko malaperos, mi lastan fojon, sed ne adiaŭe, diras al vi

sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Telfero super Rejno

En Koblenco okazis la Federacia Ĝardena Ekspozicio 2011 (BUGA). Kiel ĉiam en la ekspozicio oni prezentis ĉiuspecajn ĝardenmodelojn: vilaĝajn, urbajn, kamparanajn, privatajn, publikajn ktp. Tamen ne nur la aktuala stato de la plantoj allogis la vizitantojn el Germanio kaj el la najbaraj landoj, sed ankaŭ allogaj programeroj, en kiuj elpaŝis bildartistoj, muzikistoj, teatristoj kaj aliaj fakuloj.

Kadre de la ĝardena ekspozicio la urbo proponis siajn tradiciajn vidindaĵojn: la pompa kastelo kun sia granda parko, la „Germana Angulo” kun la monumentego pri la rajdanta imperiestro Vilhelmo la Unua (pliampleksigita okaze de la ekspozicio per la nove aranĝita „florkorto” ĉirkaŭe) kaj la nun muzee funkcianta iama fortikaĵo Ehrenbreitstein (Honorlarĝŝtono), situanta aliflanke de Rejno kun apuda spaco por vastaj ĝardenaĵoj.

Problemo

Sed ekestis problemo, kiu tamen fariĝis apartaĵo de tiu ĉi ekspozicio: Kiel ligi la urbajn vizitindejojn kun la transrejna areo, kiu en la proksimeco oportune proponas aŭtoparkejojn por la aŭtoamasoj, mankantajn en la urbocentro mem? Ĉu busoj trans ponton aŭ pramoj trans la riveron kapablus veturigi kontentige la konstantan homfluon? Ne, oni solvis la problemon per pli ekscita rimedo. Ĉar la fortikaĵo situas alte montodorse, oni konstruigis telferon fare de la renoma aŭstra firmao Doppelmayer, kiu havas preskaŭ monopolon en la Alpoj. Eĉ homvicoj ne devis longe atendi pro la bone ekipita, ĉiurilate taŭga transportilo. La telfero estis la sekreta allogaĵo, kiun ĝuis preskaŭ ĉiuj floramantoj.

„Nenatura”

Speciale kreita kaj permesita nur por la Federacia Ĝardena Ekspozicio 2011, la telfero rajtas funkcii almenaŭ du pliajn jarojn. Poste oni devos denove pripensi, ĉu ĝi ĝenus la etoson de la „romantika” rejna valo, aŭ ĉu respondeculoj de la „Monda Kulturheredaĵo” minacus nuligi la honorigan kaj turistojn allogantan titolon „Mondheredaĵo”. Pro la „nenatura” telfero, cetere troviĝanta tuj apud aŭtoŝoseoj, trajnreloj, ŝipkanalo, atomcentral-kamentubo, elektrokabloj, aviadilvojoj ktp, kiuj estas senproteste tolerataj. Kiel ajn, ankaŭ post la oficiala BUGA oni povos ĝui la telferon super Rejno.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Energio de la tegmento

Mi legis la tre interesan artikolon kun la titolo Energio de la tegmento de Evgeni Georgiev (MONATO 2011/7, p. 20). Mi gratulas pro la enhavo, kiu koncernas min multe, ĉar mi ĵus fariĝis emerita tegmentisto! Ankaŭ plaĉas al mi la vort-uzo „sunkolektiloj”. Eble estus utile aldoni, ke por tia instalado oni bezonas laboristojn kun kvalifiko pri elektro, tubomuntado kaj tegmento!

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Viziuloj: iru kuracisten

Kiam eŭropaj ŝtatoj enkondukis komunan valuton, la eŭron, estis konsentite, ke tio ne signifas ekonomian union. Ĉiu ŝtato plue respondecu pri sia propra ekonomio, do – klare dirite – pri siaj ŝuldoj. Intertempe evidentiĝis, ke kelkaj ŝtatoj antaŭe kaj dume amasigis tiom da ŝuldoj, ke ili apenaŭ povas mem repagi ilin.

En la ordinara civitana vivo tion oni nomas krimo, sed ja temas pri ŝtatoj. Kaj evidentiĝis, ke la ceteraj eŭranoj ne povas facile argumenti per la neekzistanta ekonomia unio, trankvile lasante la ŝuldemulojn solaj kun iliaj deficitoj.

La t.n. merkato, pli vere la mondpintaj spekulaciantoj per monegoj nehavataj, maltrankviliĝis kaj postulis per absurdaj skuoj de la borso reagon de la pli fortaj eŭromembroj. Inter tiuj estas konsiderataj bonhavaj precipe Francio kaj Germanio, tamen mem kun propraj financaj problemoj.

Ŝuldoj

Kiam al tiuj du multaj el la cetero volis ŝovi la ŝuldojn de Grekio (pli ol 300 miliardojn da eŭroj), la franca prezidanto Sarkozy kaj la germana kanceliero Merkel devis interkonsiliĝi. Transpreni senkompense la ŝuldojn de iu aŭ eĉ pluraj eŭromembroj estas serioza afero kaj postulas klaran vidon inter la politikaj kaj ekonomiaj intrigoj. Bonaj konsiloj estas bonvenaj fronte al tiel giganta, apenaŭ regebla ĝangalo.

En tiu ĉi situacio la prezidanto de la Monda Banko, Robert Zoellick, aŭdigis sin. Strange, li ne vipis la enormajn ŝuldojn de Grekio, nek ties senefikan ekonomian sistemon, funkciantan nur per ŝuldoj, ne la kaŝemon, la trukojn, la mensogojn de la tieaj registaroj.

Koncepto

Ne, li riproĉis la konduton de la germana registaro, aparte tiun de la kanceliero Merkel mem, en la greka ŝuldokrizo. Li esprimis sin tiel: „Al Eŭropo mankas koncepto. Kiam antaŭ 20 jaroj dissolviĝis la Orienta Bloko, la germana kanceliero Kohl prezentis vizion, kiel la eventoj povus plue disvolviĝi. Aktuale similaĵo plene mankas.”

Ke Zoellick rekte mencias Kohl por denunci kiel senvizian ties iaman politikan lernantinon Merkel, mirigas ne nur germanajn konantojn de la historio. Ja estis tiu Kohl, kiu asertis pagi la rekondukon de la orienta Germanio en la okcidentan „el la poŝtmarkkaso”, kiu promesis „florantajn pejzaĝojn” oriente.

Vivnivelo

Jes, parte ili floras, sed ne pro la vizio de Kohl, sed pere de la konsiderinda monfluo orienten kun prema reduktiĝo de la okcident-germana vivnivelo. Kie la pejzaĝoj ankoraŭ ne videble floras laŭ la pretendoj kaj postuloj, oni senhonte elektas balote la iamajn kaj novajn komunistojn.

Kaj „solidara kontribuo”, t.e. aparta deviga imposto por la iama Germana Demokrata Respubliko, eĉ post 20 jaroj ne ĉesis, sed leĝe daŭras ĝis iam ajn. Pagi vizion per aliulaj monujoj – ĉu inda afero? Ĉu tia estu la vizio pri la estonta Eŭropa Unio? Alia renoma germana kanceliero, Helmut Schmidt, iam konstatis: „Kiu havas viziojn, prefere tuj iru al kuracisto.”

Tamen, pli kunligita Eŭropo certe iam ekzistos. Tamen aktuale ĝi ne bezonas viziojn, sed seriozon kaj sincerajn, realismajn, fidindajn politikistojn – kaj popolojn.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Programo prokrastata

Fine de oktobro reeĥiĝis en la brazila gazetaro la diagnozo, ke eksprezidanto Lula da Silva havas laringan tumoron. La nepra paŭzo por kuracado prokrastos la sociajn kaj politikajn devojn de lia ŝtopita agendo.

Malgraŭ la fakto, ke Lula eksiĝis kiel respublikestro, almenaŭ du taskoj devigis lin plu labori. Laŭ deklaro de lia edzino, tiel oftaj estas la nunaj devoj de Lula, ke la eksa prezidanto jam vojaĝas pli ol la iama prezidanto.

La unua tasko estas sekvo de lia populareco. Dekoj da universitatoj atendas lin por esprimi per honora doktora titolo rekonon de la socialaj kaj politikaj atingoj.

Urbestro

La alia enkadriĝas en la enlanda politiko. Li estas la kunordiganto de la kampanjo de Fernando Haddad (ministro pri klerigado) kiel kandidato de la Laborista Partio por la posteno de urbestro de San-Paŭlo, la plej granda urbo de Brazilo. La balotado en San-Paŭlo funkcias kiel politika orakolo por la tuta lando.

Lula da Silva ordinare ĝuas kontentigan sanstaton. Fojfoje li alfrontis dikecon. Tamen li estas fumanto kaj nun trafis lin kancero, kies kuracado postulos iom pli ol simpla dieto. Nun la eksprezidanto fariĝu eksfumanto, kaj samtempe fermu plenplenan agendon kaj preparu sin por pacience lukti kontraŭ kancero.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Post virinoj viro

Post sukcesa prezidanteco de du virinoj Irlando refoje havas viran prezidanton, nome Michael D. Higgins (irlandgaele: Mícheál Ó hUiginn).

Li ricevis pli ol milionon da voĉoj – la plej grandan nombron iam akiritan de prezidanto-kandidato en la historio de la moderna nacio. Tiele Higgins iĝas la 9a prezidanto de la Respubliko.

Senprecedenca nombro da kandidatoj (sep) prezentis sin por la elekto, kiu okazis la 27an de oktobro. La kampanjo estis intensa kaj iufoje iom amara, kvankam Higgins mem ĉiam agis digne kaj ĝentile.

Kandidatoj

Inter la aliaj kandidatoj estis Seán Gallagher [ŝon galaĥr], entreprenisto kaj antaŭa fondusa organizanto por la partio Fianna Fáil (kiu grandparte, kun la bankoj, kontribuis al la kolapso de la irlanda ekonomio); Martin McGuinness [martn mkgines], antaŭa gvidanto de la neleĝa irlanda respublikisma partio IRA, sed nun vicĉefministro en la nord-irlanda asembleo; Mary Davis [mejri dejvis], organizanto de t.n. Specialaj (Handikapulaj) Olimpiaj Ludoj; kaj Dana Rosemary Scallon [rozmari skaln], antaŭa membro de la Eŭropa Parlamento, kiu kiel 18-jara knabino gajnis en 1970 por Irlando la Eŭrovido-Kantokonkurson.

La nova prezidanto sendube estis elektita pro avantaĝoj, kiujn li posedas super la aliaj kandidatoj. Li estas respektata kiel saĝulo, poeto, intelektulo, subtenanto de kulturo kaj artoj, senatano kaj defendanto de malavantaĝuloj. Inter la kandidatoj li estas la sola, kiu elokvente kaj egale flue parolas la du oficialajn lingvojn de Irlando.

Higgins naskiĝis en Limeriko en 1941. Dufoje li estis urbestro de Galivo (Galway). Li estis elektita al la irlanda parlamento en 1981. Inter 1993 kaj 1997 li estis ministro pri la gaelparolantaj regionoj kaj la kulturo. En tiu periodo li refondis la Irlandan Filmkomisionon kaj establis la gaellingvan televidservon.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Praloĝantoj de Esperantujo

En la dorsa kovrilo de MONATO de oktobro mi legas, ke „blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj”. Tio estas nenio kompare kun la fakto, ke diverskoloraj ekloĝantoj en la redaktejo de MONATO ignoras la rajtojn de la praloĝantoj de Esperantujo paroli en bona lingvo.

Renato CORSETTI
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07