• monato201012
  • monato201011
  • monato201010
  • monato20100809
  • monato201007
  • monato201006
  • monato201005
  • monato201004
  • monato201003
  • monato201002
  • monato201001
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2010

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2010. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2010 en la dosierformoj PDF kaj ePub.





Aktuale

Arto

Ekonomio

El mia ridpunkto

El mia vidpunkto

Enkonduko

Eseo

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Medio

Moderna vivo

Noveloj

Oficialaj komunikoj

Poezio

Politiko

Scienco

Ŝerco kaj satiro

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Verdaj kontoj

Sekve al la evoluo de la monmerkato Flandra Esperanto-Ligo malaltigos la renton je la „Verdaj kontoj” (fiksdataj mondeponoj) de 2 % al 1,75 % ekde la 1a de junio 2010. Pliajn informojn la legantoj povas trovi en Interreto: www.esperanto.be/fel/fin/verdakon.php.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Funebro en Japanio

Mia 91-jara patro mortis la 4an de oktobro 2005 post 50-taga restado en hospitalo. Post la morto flegistinoj purigis lian korpon kaj vestis lin per vestaĵoj preparitaj de la patrino. Dume ni telefonis al la funebra kompanio, kiu transportu la patron al la halo de la ceremonio.

La kompanio havas grandan halon, sed ni volis havi familian ceremonion, en kiu partoprenas nur 15 familianoj. Do ni estis kondukitaj al malgranda konstruaĵo, kiu konsistas el malgranda ceremonihalo, ĉambroj por funebrantoj kaj restoracio por kunmanĝo. Mia patro estis metita en angulo de unu ĉambro kaj apude ni kaj la kompaniano kontraktis diversajn aferojn pri la okazigo de la ceremonio, ekzemple speco de ĉerko, kiom da floroj ktp. Laŭ kalkulo la bezonata monsumo estos pli ol 800 000 enoj (5 330 eŭroj), kies duono estis jam rezervita per niaj monataj pagoj al la kompanio.

Tamen ankoraŭ restis granda elspezo: pago al bonzo. Por okazigi funebran ceremonion, ni ĝenerale bezonas bonzon. Ni telefonis al nia konata bonzo kaj demandis, kiom da honorario ni pagu. Lia balbutanta respondo estis „La sumo ne estas fiksita. Sed troviĝas tri niveloj kaj la meza estas 500 000 enoj (3 330 eŭroj) inkluzive de nomado de la postmorta nomo kaj gvido de la ceremonio”. Ni estis surprizitaj pro la alta kosto, sed akceptis lian proponon.

La sekvantan tagon, la 5an de oktobro, „cuja” (laŭvorte tranokta funebra ceremonio) okazis vespere. Kutime ĝi okazas kun legado de sutroj, kaj amikoj kaj konatoj de la forpasinto vizitas ĝin, sed ni decidis okazigi ĝin sen bonzo. Ni ne volis ĝeni aliajn pro mia tro maljuna patro.

La vesperon unue okazis „jukan”, purigo de la kadavro. Antaŭe tiu ago estis farata de familianoj, sed nuntempuloj ne ŝatas kaj ne kutimas tuŝi mortintan homon, eĉ se li/ŝi estas familiano, do ĉion faris la kompanianoj. Ili alportis banujon en la ĉambron kaj banis lin. Post unu horo li estis bele vestita per kompleto. Post kiam ni formale purigis lin sur liaj kunplektitaj fingroj per tuketo, ni metis lin en la ĉerkon, kaj en ĝi ni metis necesaĵojn por lia ekvojaĝo, nome mandorso-kovrilojn, suro-bendojn, ŝtrumpetojn, pajlajn sandalojn, bastonon kaj glavon. Poste ni kolektiĝis en la restoracio kaj manĝis vespermanĝon, nomatan „okijome” (manĝado kaj trinkado por purigi nin).

La 6an de oktobro je la 9a komenciĝis la ceremonio. Dum 40 minutoj bonzo legis sutron kaj poste ni ĉiuj faris „sjookoo” (bruligi incenson) kaj la ceremonio finiĝis. Laŭ la klarigo de la bonzo li legis tri sutrojn, nome por kap-razado (bonzigo), por rapida kurso de budhismo kaj por instruado de la vero. Li preparis mian patron, kiu ĝis antaŭ nelonge vivis en la homa mondo, por ke li bone adaptiĝu al la alia mondo. La sutro estis legata plejparte en la prononcoj de la ĉina lingvo, do ni nenion komprenis. Dume lia morta nomo estis kelkfoje menciita. Ties signifo estis „homo kiu disvastigas la edukadon kaj rigardas ĉion ĝuste”, ĉar li estis profesoro pri biologio en universitato.

Post la ceremonio okazis alia ceremonio „sjo-nanoka” (unuaj sep tagoj). Mortintoj vojaĝas laŭ la jenaj etapoj: dum la unuaj sep tagoj ili piediras al la rivero „Sanzu”, kiu fluas inter la homa mondo kaj la alia mondo. Trapasinte ĝin, ili eniras en la mondon de Budho, sed la vojo ne estas glata. Dume ĉiun sepan tagon ili devas respondi pri sia vivo koncerne mortigon, ŝteladon, mensogadon, adultadon kaj intrigadon. Ĉe ĉiu etapo ili devas retrorigardi sian vivon kaj penti kaj pardonpeti pro siaj pekoj, kaj fine post 49 tagoj al ili estas permesate eniri en la mondon de Budho.

Origine ĉe la unua sepa tago (post 7 tagoj) kaj ĉe la sepa (post 49 tagoj) oni havis ceremonietojn, sed en nia moderna vivo ni ne povas tiel ofte ferii kaj veni longan vojon por tiuj ceremonioj, do nuntempe en la sama tago tuj post la funebra ceremonio oni havas la ceremonieton de la unua sepa tago, kaj post 49 tagoj oni metas la cindron en la familian tombon.

La ĉerkon oni transportis per luksa, orkolora granda aŭtomobilo al la urba kremaciejo. Tie denove la bonzo legis sutron kaj la oficistoj enŝovis la ĉerkon en la ĉerkobruligujon. Post unuhora atendado en la najbara restoracio ni revenis al la kremaciejo kie atendis nin la cindro de mia patro. Ni duope tenis la ostetojn per bastonetoj kaj metis ilin en la urnon, kaj laste la oficisto metis ostojn el la kranio.

Hejmenreveninte kun la bonzo, ni kunmetis hejman altaron, sur kiun ni metis mortnoman tabuleton, foton, incensaron, manĝilaron, florojn ktp. Ni fotiĝis kune, ĉar funebra ceremonio estas rara okazo por ĉiuj parencoj kolektiĝi.

Post 49 tagoj ni denove kolektiĝis por meti la cindron de mia patro en la tombon en la urba tombejo.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tajg kaj Tomas

Bailenambeann estas kampara urbeto en meza Irlando. Ĝi ne estas aparte notinda krom pro apuda kastelo kaj arbarego, sed en la pasinteco ĝi estigis aŭ allogis al si kelkajn ekscentrulojn, pri kiuj oni ankoraŭ rakontas amuzajn aŭ bizarajn anekdotojn. Tiaj originaluloj ne plu abundas en nia hodiaŭa tute unuformiĝanta socio (kiel skribis Stefan Zweig), sed de temp' al tempo oni renkontas du aŭ tri rimarkindajn homojn, kiuj kontribuas al konservado de la reputacio de nia regiono kiel hejmo de originaluloj.

Nia unua renkontiĝo kun Tajg kaj Tomas okazis ĉe kunveno en Bailenambeann de la societo „Amikoj de Nikaragvo”, al kiu ni estis invititaj. En tiu vespero, la preleganto kaj prezentanto de filmo pri tiu mez-amerika lando estis Tajg. (Ekde tiu tago, Tajg iĝis ofta vizitanto en la domo de la kompilanto de ĉi tiuj analoj.) Oni konstatis, ke tiu tiam juna viro loĝas en malnova dometo en iom izolita parto de la ĉirkaŭaĵo. Li posedas malgrandan parcelon de tereno, sur kiu li kultivis legomojn kaj fruktojn sen uzado de kemiaĵoj. Li ne produktas sufiĉe por vendi, sed precipe danke al siaj modestaj rikoltoj, li sukcesas nutri sin. Kiel vegeterano, li tre ŝpareme vivas kaj postulas malmulton de la socio. Lia sola veturilo konsistas el malnova biciklo, per kiu li veturas nudpiede tra la tuta irlanda insulo. Dum tiaj vojaĝoj, li estas akompanata de sia hundo Broim („furzo” en la gaela). Broim estas iom malbela, sed fidela hundo, tre amata de sia mastro, malgraŭ la malĝentila nomo, kiun Tajg donis al ĝi ... Estas eksterordinare rigardi Tajgon rapide veturantan tra la kamparo, sekvatan de la hundo kuranta sur la trotuaro aŭ ĉeflanke de la ŝoseo.

Tajg interesiĝas pri la popoloj de la tiel nomata Tria Mondo, precipe tiuj de la Ameriko Latina. Dum jaro li laboris kiel volontulo inter la malriĉuloj en Nikaragvo. Krom la irlanda (gaela) kaj la angla, li iom parolas la hispanan, lingvon, kiun li tre ŝatas. Lia ĉefa aktiveco, ekster la horoj kiam li laboras en sia parcelo, estas prezentado de filmoj pri Mez- kaj Sud-Ameriko, kaj organizado de festivaloj de kina arto en la hispana kaj la gaela. Li estas tre parolema kaj entuziasma pri ĉiuj el siaj interesoj, parolante tiom rapide, ke kelkfoje oni devas tre atente kaj streĉe aŭskulti lin. Plie, lia akĉento estas de la korka (Cork-) regiono – ne la plej facile komprenebla por homoj, kiuj ne estas denaskaj irlandanoj. Li neniam vestas sin mode aŭ elegante kaj plejofte aspektas kiel malriĉa vagabondo. Al amikoj kaj najbaroj li malavare donacas produktojn el sia eta ĝardeno. Li ofte diras, ke li intencas lerni Esperanton, sed mankas al li okazo por studi ĝin. Finfine, li estas bonkora, homarama viro, kun karakterizaĵoj, kiuj ne tute forestas eĉ en nia materiisma kaj egoisma epoko.

En tiu vespero, kiam Tajg parolis ĉe la kunveno de la Amikoj de Nikaragvo en Bailenambeann, ankaŭ ĉeestis Tomas de Paor, konato de Tajg. Tomas ne speciale interesiĝas pri Nikaragvo, sed li kaj Tajg dividas komunan intereson pri kinematografio, kvankam pro malsamaj kialoj. Tomas interesiĝas pri la optika tekniko, kiu estas lia profesio, kaj Tajg pri la filmoj mem. Plie, Tomas estis allogita de la hispana lingvo parolata en la prezentata filmo. Li estas amatora astronomo kaj ambicias iutage povi viziti, kaj eble uzi, almenaŭ unu el la grandaj observatorioj en Ĉilio, lando multe pli taŭga por astronomia observado ol la nuba irlanda insulo. Pro tio, li volas lerni la hispanan.

Ne tre malproksime de Bailenambeann situas la ĉarma urbeto Birr (gaele: Biorra), iam nomita de la angloj, Parsonstown. Ĝis la dudeka jarcento Birr estis kvazaŭ posedaĵo de la grafoj Rosse, kaj malgraŭ la fakto, ke Irlando estas laŭkonstitucie respubliko sen nobelaro, la tiea kastelo kaj impona bieno ankoraŭ apartenas al la familio Rosse. Tiu familio estas fama pro la nombro da elstaraj amatoraj scienculoj kaj teknikuloj (kaj viraj kaj inaj), kiujn ĝi generis. La aktuala grafo, lordo Brendan Rosse, daŭrigas la viglan intereson pri scienco de siaj antaŭuloj. Li establis sciencan centron sur la tereno de la bieno, disvolvis la belegan bienon kun ĝia vasta arboĝardeno kun multe da ekzotaj specioj (malfermita kontraŭpage al la publiko), kaj restaŭrigis la faman gigantan teleskopon. Tiu rimarkinda instrumento estis konstruita en la kvardekkelkaj jaroj de la dek-naŭa jarcento, de la tria grafo Rosse. Ĝia grandega 6-futa (preskaŭ 2-metra) spegulo estis muldita en forno muntita en la kastela ĉirkaŭfosaĵo, kaj hejtita per torfo el la lokaj torfejoj. La kolosa ligna barelo de la teleskopo estis farita de urbaj bierbarelistoj, kaj estas tiom larĝa, ke iam novedzinoj, en siaj geedziĝaj vestaĵoj, estis fotitaj starante en la buŝo de la barelo. (La foton oni povas vidi en la scienca centro). La vasta potenco de la teleskopo ebligis la trian grafon observi ege malproksimajn partojn de la universo. Li malkovris la spiralan nebulozon (poste deklarita „galaksio”), nomita „La Kirlakvo” kaj tiel iĝis inicanto de la esplorado de la kosmaj profundaĵoj.

Iufoje, Tomas partoprenis astronomian festivalon, kiu ĉiujare okazas en Birr. En tiu jaro, post instalado de nova spegulo kaj okulario en la antikva teleskopo, la organizantoj de la festivalo intencis, ke la partoprenantoj povu fari iom da observado per la historia instrumento. Bedaŭrinde, pro diversaj teknikaj problemoj, tio ne eblis, sed la vizito al la teleskopo inspiris Tomason dediĉi sin al profundkosma esplorado, anstataŭ banala observado de la luno kaj la sunsistemaj planedoj. Feliĉe, la festivalo donis al li la okazon kontakti posedanton de privata observatorio kun teleskopo eĉ pli potenca (kaj multe pli moderna) ol la Rosse-instrumento. Sekve, li kunlaboris kun aliaj astronomoj, kiuj per spektroskopio sukcesis malkovri ĝis tiam nekonatajn ekstersunsistemajn planedojn, kiuj, laŭ ili, teorie kapablus subteni la vivon. Per mezurado de la gravita influo de tiaj tiel nomataj eksterplanedoj sur la movo de ties regantaj steloj, la teamo povis konstati la ekziston de nevideblaj planedoj. Poste, per observado de la variado de la ŝajna luminesko de sunoj, ili malkovris pli da tiaj planedoj dum ilia pasado antaŭ ties stelo. Ankaŭ, per modernaj teknikoj de spektroskopio, ili mezuris la atmosferon, graviton, ĉeeston de fero kaj aliaj elemento, kaj de gasoj kiel metano kaj tiel plu. Alian metodon, kiun li uzis estas la tiel nomata mikrolensa tekniko bazita sur la ĝenerala teorio pri relativeco de Einstein, laŭ kiu, kiam la lumo eliĝanta de iu stelo pasas tre proksime al alia stelo, survoje al la okulo de observanto sur la tero, la gravito de la intervenanta stelo iom kurbigas la lumradiojn de la origina stelo, kaŭzante ke la du steloj ŝajnas pli disigitaj ol normale.

Per tiuj konstatoj, Tomas konvinkis sin, ke la ekzisto de vivo sur multaj el tiaj planedoj estis ne nur ebla, sed verŝajna. Li esperas, ke iutage, oni sukcesos pruvi, ke inteligentaj estaĵoj ekzistas sur aliaj planedoj, kvankam li dubas, ĉu oni iam sukcesos kontakti ilin. Tiu hipotezo pri la ekzisto de vivo aliloke en la universo ne estas por li nura sciencfikcio.

La ambicio de lia amiko Tajg estas multe malpli pretendema, sed ne malpli grava. Li esperas ke, per sia prezentado de filmoj kaj prelegoj pri la Tria Mondo, li konvinkos la publikon pri la neceso helpi niajn malriĉajn homarajn gefratojn. Liaj iloj por tia kampanjo konsistas, ne el multekostaj instrumentoj kaj elspezo de vastaj fondusoj (kiujn li ne posedas), sed el lia biciklo, pruntitaj filmoj kaj projekciiloj, kaj la bonvolo de posedantoj de haloj en kiuj li povas fari siajn prezentadojn.

Por iu ajn estas privilegio konatiĝi kun homoj kiel Tajg kaj Tomas. La loĝantoj de Bailenambeann povas fieri pri la ekzisto en sia regiono de tiuj malsimilaj sed admirindaj viroj.

Albisturo Kvinke

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brila perloĉeno

Mi ne hezitas konfesi, ke al kontakto kun Borges mi alvenis ege malfrue. Li estis jam fama, kiam mi estis lernejano, sed tiutempe apenaŭ en la italaj lernejoj oni studis ion pri fremdaj literaturoj, krom pri tiu de la lingvo, kiun oni studis kiel devigan, kaj por mi ĝi ne estis la hispana. Al Borges mi aliris multe pli poste per legado tra esperantaj tradukoj, kaj ioman konatiĝon mi ekhavis per eseoj, aperintaj ĉefe en Literatura foiro kaj Fonto; relative freŝdate aperis tradukoj en la reto. Tial mi ne surpriziĝis, ke la atenta legado de tiu ĉi antologio malfermis al mi mondon: la mondon de la fikcio de Borges, kie interplektiĝas kanvasoj, baziĝantaj sur rafinitaj referencoj klerecaj, kie renkontiĝas speguloj, ŝakoj, labirintoj. Borges nin sorĉas ĉefe per la fantasto de siaj noveloj, sed ankaŭ liaj poeziaĵoj, kaj en lia plej frua, kaj en lia dua periodo, estas trempitaj en fantasto, kvankam ĉiam kroĉita al realaj, plejparte personaj eventoj, kiel la blindiĝo aŭ la „ama sindediĉo al libroj”, kiel diras la mallonga antaŭparolo de Jorge Camacho.

Strangaj aventuroj

Pri Borges mem ne necesas paroli ĉi tie. Ĉiu literaturhistoria teksto abunde raportas pri ĉi tiu argentina verkisto, naskiĝinta en 1899 kaj vivinta dum kelke da junulaj jaroj en Svislando kaj en Hispanio. Kelkaj rakontoj el la recenzata kolekto venas el lia plej fama kolekto Ficciones, aperinta hispanlingve en 1944 kaj en la dua pliampleksigita eldono en 1956: en Tlön, Uqbar, Orbis Tertius imagata planedo estas prezentata kiel reala, kaj miksiĝas realaj kaj fikciaj situacioj; en La biblioteko de Babelo la universo estas rigardata kiel nepenetrebla senfinaĵo; en La loterio en Babilono la homa destino estas prezentata kiel rezulto de hazardo, laŭ leĝoj nedeĉifreblaj; en Funes, la memoroza kamparano, sekve de akcidento, akiras potencegan memorkapablon kaj mortas, subpremate de tiom giganta kaj senfina memoro, kiu en ĉiu momento vekas sennombran aron da pliaj memoraĵoj. La sekreta miraklo, novelo, kiu donas la titolon al la tuta kolekto, rakontas pri mortkondamnita literaturisto, kiu vivas unu plenan jaron en sia menso la etan momenton inter la ekzekuta komando pri pafado kaj la morto efektiva. Kiun sencon havas la mondo? Fikcio iĝas ŝlosilo, se ne por kompreni la mondon, almenaŭ por sin demandi pri ĝi. Plej multaj el la rakontoj estas rakontoj pri homoj, havintaj strangan aventuron, en milito, antaŭ morto, per akcidento, kie fikcio kaj realo tiom miksiĝas, ke ne distingeblas unu de la alia.

La longo de la noveloj estas varia, de duona paĝo al pli ol dek; se la duatipaj trenas la leganton malrapide en fantastan mondon, linion post linio, ne malpli trafaj estas la tute mallongaj: la dudek du linioj de La du reĝoj kaj la du labirintoj enhavas tiom da filozofio (da saĝa filozofio!), kiom rakonto dudekoble pli longa. Paralelon oni povus trovi en la ezopa fablo La vulpo kaj la cikonio, sed la transpono el la helena medio en la medion de Babilonio kun Alaho, reĝoj, armeoj kaj militoj estas vere majstra. La poezia parto ampleksas okonon de la tuta libro.

Densa je signifo

Grandan intereson Borges havas al la lingvo, tiel ke ĉiu lia vorto estas densa je signifo; interesa estas ankaŭ lia eseeto pri la analiza lingvo de Wilkins, unu el la sennombraj provoj krei lingvon laŭ klasifiko de la konceptoj kaj ilia subdivido laŭ klasoj. Wilkins estas nun forgesita, kaj lia nomo apenaŭ troviĝas en la fakaj libroj pri planlingvoj; sed Borges kaptas la okazon por esprimi sian koncepton pri la esenco de lingvo.

Interesa aldono en la libro estas la listo de la jam aperintaj verkoj de Borges. Kelkaj el ili estas enprenitaj en ĉi tiun libron; de aliaj pecoj jam tradukitaj aperas ĉi tie nova traduko; aliaj estas vere komplete novaj: materialo por la kono pri Borges estas nun konsiderinde pli disponebla.

Legado de Borges ne estas facila, kaj lia klereco, tiel larĝamane distribuita tra ĉiuj liaj verkoj, ne malofte estis juĝata kiel sinmontra parademo. Eĉ ordinare klera homo bezonas, tamen, ĉiam konsulti la (abundajn) librofinajn notojn por kompreni aludojn al personoj, mitoj, historiaj eventoj, religiaj kredoj, literaturaj verkoj. Sed tiun penon leganto povas ŝpari, kondiĉe ke li konsideru nekonatan de li nomon kiel fikciaĵon: ne nepras, ke ĝi havu historian kunligon; la arto de Borges funkcias same fascine. Tradukado iĝas do defia, kaj la teamo de dek unu tradukintoj, gvidata de la redaktoro kaj kompilinto István Ertl, plene sukcesis. Rimarkinde, ke nur kvin el ili estas origine hispanlingvanoj; la aliaj estas po unu polo, hungaro, eŭsko, brito, portugalo kaj italo, la lasta el kiuj (Giulio Cappa) tradukis plej multon. Evidente Borges sorĉis spiritojn tre malsimildevenajn, kio konfirmas lian tutmondecon.

Carlo MINNAJA
Jorge Luis Borges: La sekreta miraklo. Kaliningrado, Sezonoj, 2008, 200 broŝuritaj paĝoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plia sukceso de Jacques Yvart

La antaŭan diskon Jacques Yvart kantas Georges Brassens (Jacques diris: „Georges Brassens, mia artista baptopatro”) aperintan en 1998 mi tiel ŝatis (ne nur pro tio, ke Georges Brassens [ĵorĵ braséns] estas unu el miaj plej ŝatataj francaj kanzonistoj, sed ankaŭ pro la kantado de Jacques Yvart [ĵak ivár]), ke mi entuziasme kaptas la ŝancon recenzi la novan diskon de Yvart. Evidentiĝis, ke ankaŭ tiu ĉi, lia dua disko en Esperanto, havas kanton laŭ la muziko de Georges Brassens (La ĉevaleto) kune kun 14 aliaj kanzonoj de diversaj aŭtoroj kaj en variaj poeziaj stiloj kaj muzikaj ritmoj. „De longa tempo mi estas vojaĝanto, kaj tiu disko estas la okazo por pluvojaĝi tra la mondo. Kaj Esperanto tre taŭgas por tio.”, diras Jacques.

Kelkajn el la muzikaĵoj sur la disko Jacques Yvart ne nur plenumis (kante kaj gitar-akompane), sed ankaŭ aŭtoris (muzikon, tekston aŭ esperantigon). Mi aparte ekŝatis la sentimentalan diskotitolan baladon de Charles Baudelaire [ŝarl bodlér] (adapto de Marcelo Redoulez [redulé] laŭ traduko de Kalocsay), la plaĉe kortuŝan La am' por la am' kaj ankaŭ la ironian La korpo Eŭropa kun fajraj ritmo kaj melodio (ĉiuj tri komponitaj de Yvart).

La varieco de uzitaj muzikinstrumentoj (violono, akordiono, pian-klavaro, drumo, kontrabaso, bas-gitaro, mandolino, buzuko, citro) tute ne kaŝas la agrablan, amikecan basan voĉon de Yvart. Lia prononcado estas klara kaj internacieca. La melodioj kaj muzika aranĝo estas vere ĝuindaj kaj la tekstoj belsonaj kaj pensigaj. Mi rimarkis nur tre malmultajn lingvajn malglataĵojn: notindaj estas la ripeta uzo de kurento en la senco de (evidente neelektra) fluo en Homo kaj Maro („porte sur la kurent' al la Maro Sargasa”) kaj la misuzon de bruli kvazaŭ ĝi estus transitiva en „la vero ilin ekbrulas” en Magelanoj de l' Universo (tion mi sufiĉe ofte rimarkis ĉe franclingvanoj). La instrumento-nomo cistro sur la dorsa kovrilpaĝo verŝajne devus esti citro (la fundamenta vorto, kiun – laŭ Reta Vortaro – pluraj vortaroj uzas ankaŭ por la instrumento, kiu france nomiĝas cistre).

Kelkloke la akcentaj silaboj de vortoj trafas la neakcentajn poziciojn de la verso – konjekteble la aŭtoroj/tradukintoj ne zorgis eviti tion pro la influo de la silaba franca metriko, kiu esence ne konas vortajn akcentojn. Tio, kvankam fremda al la tradicia Esperanta metriko, plejparte ne impresis min agace kaj eĉ spicis la kantadon per aldona recitativeca karaktero.

Krom la kantoj, sur la disko troviĝas tre plaĉa „videosesio” (plejparte intervjuo kun Jacques Yvart, interalie rivelanta lian homecan sintenon kaj okulfrapan karismon), kaj ankaŭ aparta dosierujo kun karaokaj variaĵoj de ĉiuj kantoj. La diskon akompanas eleganta broŝureto kun tekstoj de ĉiuj kantoj, karikaturaj portretoj de la kunlaborantoj kaj bazaj informoj pri la disko kaj la roloj de la kontribuintoj.

Ĉiuj kantoj sur la disko sonas freŝe, sincere kaj elkore kaj estas memoreblaj, pensigaj kaj ĉarmaj. Mi gratulas Jacques Yvart kaj ĉiujn kunlaborintojn pri la nova sukceso! Resume: aŭskultinte tiun ĉi diskon plurdekon da fojoj – kaj ĉiam ĝue! – mi varme rekomendas ĝin ankaŭ al vi!

Alexander SHLAFER
Jacques Yvart: Invito por vojaĝo. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2008.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Shlafer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Soneto

Neniu vere vivas en libero.
En iu senco, ĉiu estas sklavo
de malriĉec', malvirto aŭ malvero,
de ŝajna bono (en reale mavo),
de hipokrito aŭ de hipotezoj
nek konfirmitaj, nek iam pruveblaj,
senvaloraĵo je merkataj prezoj;
ĝis kiam eble en la menson venos
konscio pri la trista stato nia:
ke vi kaj mi langvoras en katenoj
forĝitaj pli per hom' ol per destino:
malbeno kaj persona, kaj socia;
kaj ni scivolas ĉu eĉ am' aŭ saĝo
malfermos la kradpordon de la kaĝo.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri Pupteatra Internacia Festivalo

En la jaro 2008 aperis en Zagrebo libro de Ivan Špoljarec Pupoj vive, lige kun la 40-jara jubileo de la Pupteatra Internacia Festivalo (PIF). Ĉiuj tekstoj aperas en la kroata, angla kaj esperanta kaj estas verkitaj de pluraj aŭtoroj.

Mallongan historion pri la ekesto de PIF sekvas multaj fotoj de unuopaj pupoj, scenoj, pupludantoj. La diraĵo, ke bildoj diras multe pli ol vortoj, des pli validas, se temas pri historio pupteatra.

Estus interese, scii la enhavojn de teatraĵoj, kiaj „Kiam panjo ne estas hejme”, „Birdoj” aŭ „Blua, blanka kaj nigra”. Aliaj havas konatajn temojn, ekzemple, „Princino sur la pizgrajno”.

La ĉapitroj „De jaro al jaro”, „Ekspozicio post ekspozicio” kaj „Premio post premio” mallonge priskribas ĉiun festivalon, ekspoziciojn kaj premiitojn; flanke de la tekstoj estas fotoj de organizantoj, teatraĵoj, publiko, ludantoj.

„Repertuaro” indikas, kiuj pupteatroj partoprenis en tiuj kvardek jaroj kaj kion ili ludis; sekvas „Flaviĝintaj paĝoj” kun tondaĵoj el ĵurnaloj kaj revuoj.

La tuto estas ne nur interesa sed ankaŭ bela libro, kiun ne nur infanoj ŝatos trafoliumi. Inda memoraĵo de tradicio, kiun iniciatis kaj daŭrigis entuziasma grupeto, kiu tra la jaroj aldonis novajn erojn.

Enestas kelkaj kompost-eraroj en la unuaj paĝoj, sed tio ne ĝenas la komprenon.

Anneke BUYS
Ivan Špoljarec: Pupoj vive. Trilingva eldono (kroata, angla, Esperanto). Eldonis IKS, Zagreb, 2008. 237 paĝoj binditaj. ISBN 978-953-6697-22-9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anneke Buys el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Problemo nesolvebla

Antaŭ nelonge mortigis teroristoj kelkdekon da senkulpaj homoj en Pakistano. Aliaj atencoj tiaj okazas en aliaj mondopartoj. Sed kio naskas teroristojn?

Tiun demandon neniu povas respondi, tamen la nombro de teroristoj kreskas. Registaroj, kun siaj armeoj, asignas multe da mono al batalo kontraŭterorisma, sed ankoraŭ ne solvis la problemon. Dume la teroristoj minacas ĉiujn, malgraŭ tio ke plejparte homoj deziras pace kaj sekure vivi.

Neniu estas denaska teroristo. Kial ili fariĝas teroristoj? Kial teroristoj, kiuj ne nur senkulpulojn, sed ankaŭ sin mem mortigas, tiel traktas la vivon? Ofte ili agas por mistera celo malfacile komprenebla al ordinaraj homoj. Jen situacio ne nur terura, sed ankaŭ bedaŭrinda.

XU Jinming/pg
Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mono el aero

La titolo „Ĉefurbo de Eŭropa Kulturo”, pasintjare atribuita al la litova ĉefurbo Vilnius, havigas novajn ideojn al lertaj komercistoj.

Entreprenisto Eduardas Gromyka, fotisto Paulius Kalmantas kaj dizajnisto Ieva Naujokaitė decidis riĉiĝi per aero kaj komencis negoci per buntaj ladskatoloj plenaj je aero de Vilnius, Kaunas, Klaipėda, Šiauliai kaj Panevėžys.

La skatolo „Aero de Vilnius” indikas, ke enestas 32 % da aero el la antikva urboparto, 27 % el la nova urbo, 22 % el la kvartalo Žvėrynas kaj 19 % el la kvartalo Antakalnis. Tamen ne ĉiu kuraĝas malfermi la misteran skatolon kaj testi la aeron; ĝi ja kostas iom pli ol 7 eŭrojn. La iniciatintoj tiel klarigas la altan prezon: „Aero de Vilnius, samkiel de alia parto de Litovio, ne povas kosti malpli, ĉar ĝi estas multe pli pura ol tiu en aliaj grandurboj de Eŭropo”. La enskatoligita aero estas aĉetata precipe de elmigrintoj kiel donaco por proksimuloj, por kiuj litova aero provokas sentimentojn kompareblajn al nigra sekala pano aŭ iometo da litova grundo. Kial do ne aĉeti eĉ kelkajn pecojn? Tia donaco ne pezas multe kaj ĝia konsuma limdato estas post 100 jaroj!

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?

Se fotojn oni vidas pri Lidia Zamenhof, ĝene povas malhelpi nin bone rigardi la tiama modo: virinon ni vidas en ege eksmodaj vestaĵoj – kiuj ja supozeble estis tre laŭmodaj tiutempe. Ĉar se io certas, tiam ja, ke Lidia Zamenhof staris firme en sia propra epoko; ŝi ne estis „eksmoda”. Ŝi vidis la minacojn, sed ŝi ankaŭ vidis multajn eblojn por strebi al bono. Ŝi vivis en fido al Dio, kies signojn kaj mesaĝojn ŝi kredis trovi en la revelacioj de Bahaismo.

La volumo estas kompilaĵo de ĉiuj ĉi-momente konataj originalaj tekstoj de la plej juna filino de L. L. Zamenhof: eseoj, artikoloj, paroladoj en kunvenoj kaj antaŭ radiomikrofonoj, kaj rakontoj. En la dua parto troviĝas la retrovitaj leteroj.

Leteroj kaj recenzoj

Jam en 1980 – same en Antverpeno, sed ĉe TK/Stafeto – aperis de Isaj Dratwer la kompilaĵo Lidja Zamenhof; vivo kaj agado. En ĝi krom mallonga enkonduko kaj kelkaj fotoj la ĉefan rolon havas pluraj leteroj – fotokopie kaj preslitere. Siatempe mi recenzis ĝin. Laŭ mia memoro: iom strange estas, ke la erara redono Contona (p. 32 ĉe Dratwer) de la manskribita bontona (p. 33 samlibre – oni do mislegis ŝajne la minusklan b kiel majusklan C), pri kiu siatempe mi atentigis, ne estas ĝustigita. Oni bonvolu do en p. 302 de la presita verko ĝustigi tion en la antaŭlasta linio.

La leteroj, kiuj restas de Lidia, ĉefe temas pri renkontiĝoj kun konatoj, pri Ĉe-kursoj, kiujn ŝi donis, pri prelegoj en bahaaj kunvenoj ktp. Estas bone konservi tiujn atestaĵojn de ŝia vivo – eĉ se enhave fojfoje ili estas sufiĉe simplaj.

En la nuna libro kelkfoje okazis bedaŭrinda komputila ŝovo de linioj al sekva paĝo. La unuaj du linioj de p. 323 troviĝas tute sube je p. 322; la 3 lastaj linioj de p. 325 troveblas je p. 326 supre.

Pli interesa supozeble por la ĝenerala publiko estas la unua parto de la libro – paĝoj 29-297. Jen ŝi donas tute modelan recenzon – p. 84-92 – pri Sinjoro Tadeo, p. 174-183 pri Plena Gramatiko de Kalocsay-Waringhien; jen kortuŝas nin tute senpretenda memoraĵo pri rompita paperpremilo el la gepatra domo – p. 105-106; jen trafas la priskriboj pri kreskantaj zorgoj pri la malproksima patrujo Pollando – p. 121-123: „kapti la eĥojn el fora Polujo”; jen estas klara pledo kontraŭ tro da neologismoj, pledo por multaj tre rekonebla ankoraŭ – p. 124-125. En pluraj tekstoj oni kvazaŭ travidas la animon mem, kiun nutras la bahaa fido: sur p. 161, ekzemple, ŝi provas klarigi, ke laŭ ŝia kompreno vere konkrete ekzistanta malbono tutsimple ne ekzistas: ekzistas nur „manko de bono” (la saman doktrinon oni konas ĉe Aŭgusteno). Kelkfoje ŝi regalas nin per ŝajne simpla fabelo – pri Hom’ kaj lia ombro – p. 242-246.

Viva junulino

Kiel ajn oni aliras ĉi tiun libron, ĉu kiel historiisto, kiu deziras plireliefigi la historion de la leginda libro de Wendy Heller – Lidia, la vivo de la Lidia Zamenhof; filino de Esperanto, ĉu kiel simpla esperantisto scivola pri tiu filino de Zamenhof, ĉu kiel interesito pri la frua bahaa historio – kiel ajn: ĉi libro montras ege vivan junulinon, kiu vidis la kreskantajn minacojn de naziismo kaj milita perforto, kiu samtempe plu fidis je pozitivaj fortoj – fortoj de Dio kaj fortoj de homa fidelo – kaj kiu ĝis sia morto plu strebis al la bono. Tamen, kiam fine ŝi reiras hejmen meze de la minacoj, oni tamen emas demandi sin, ĉu iel ankaŭ ŝi eble estis iom naiva, ne povante kredi je tioma malbono de naziismo. Sed mi kredas, ke tiun subtaksadon de la malbonaj fortoj povus fari preskaŭ ĉiu.

Lidia poluris sian lingvuzadon ĝis alta nivelo. Estas bone kompreneble, ke dumlonge ŝi estis kvazaŭ unika reprezentantino de Esperanto, kiel vojaĝanta instruistino, kiu logis amasojn al siaj kursoj.

Dankon al la kompilintoj por la konservado de ĉi memoroj!

Gerrit BERVELING
Lidia Zamenhof: Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. Kompilis J. Amouroux, Z. Banet-Fornalowa, M. Higasida, B. Westerhoff. Antaŭparolo de L.C. Zaleski-Zamenhof. Eld. FEL, Antverpeno, 2008. 429 paĝoj. ISBN 9789077066386.
Noto de la eldonejo: La cititaj paĝnumeroj rilatas nur al la presita versio de tiu ĉi verko. En la elektronika libro ili certe estas aliaj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉarma, originaltema kaj pensiga

Ĉi tiuj tri noveloj, kun belaj, samstilaj kovriloj, formas iun etan serion. Kvankam ne temas pri la sama ĉefrolulo, la temo estas simila en la tri rakontoj: la interagoj inter afrikanoj kaj blankuloj. Tamen la rakontoj sufiĉe diferencas, interalie, ĉar ili okazas en aliaj historiaj tempoj.

En la unua duono de La paŝo senelirejen Biova kreskas kaj fine, post longa atendado kaj multe da espero – pere de ceremonio – iĝas viro. Sed la feliĉo ne longe daŭras ... alvenas „flosanta domo” kun „bruligitaj homoj”, kiuj mortigas kelkajn vilaĝanojn. Necesas debatoj pri tio, kiel reagi al tiuj ŝajne nevenkeblaj homoj. Oni decidas, ke Biova iru por lerni ilian lingvon kaj tiel iĝi same inteligenta. Pasis generacioj, kaj kelkaj homoj tre bone adaptis sin al la ĉeesto de la blankuloj, kaj bone lernis, kiel utiligi la bonajn rilatojn kun tiuj riĉuloj. Regas speco de demokratio, sed nur por pruvi al la mondonacantoj, ke indas donaci monon al tiu vilaĝo; venas tiom da mono, ke la ricevantoj preferas aĉeti kastelojn en la blanka mondo ol konstruigi pliajn en la vilaĝo. Tamen la simplaj homoj, kiuj ne havas tiajn rilatojn kun la blankuloj, perdis sian kulturon kaj siajn loĝlokojn, ŝajne, sen elirvojo. Tiel ĉi tiu koloni-etosa rakonto finiĝas sufiĉe negative.

La dua novelo traktas ĝuste tion, kion sugestas la titolo: Dialogo inter surduloj. Kiel infano Dege kreskis ĉe la blankuloj, kaj nun estas „nigra-blankulo”. Post jaroj li kiel plenkreska „sukcesinto” revenas de tempo al tempo al la vilaĝo kaj rakontas pri siaj spertoj en Jovotome, la blanka lando. Sed la homoj ne povas kompreni lin, kvankam li ankoraŭ parolas la lokan lingvon, eĉ se miksitan kun iom da francaj vortoj. Ĉe la fino de la novelo la vilaĝanoj komencas uzi la teknikaĵojn de la blankuloj, sed tio ne nepre feliĉigas ilin.

En ĉi tiuj unuaj du rakontoj estas iom da magio, kio starigas demandojn, kiuj pensigas la leganton. Unuflanke, tio donas iom da spico al la rakontoj, sed aliflanke, se la respondoj ankaŭ ĉe la fino ne venas ... tio donas iun ne tre agrablan senton. Tamen kelkaj detaloj, kiuj povus starigi demandojn, fakte eble estas nur mistajpoj ... ekzemple en la unua novelo, la voduo Dan estas unue „blanka virino” kaj du liniojn poste „li”.

Aventuro de ŝajnigado ludiĝas en nia epoko de migrado de multaj afrikanoj al okcidentaj landoj. Jeko, la ĉefrolulo, kiu multe similas al la aŭtoro, migras de Afriko al Germanio kaj poste al Kanado. Li volas lerni pri la miraklo de la sukceso de la blankuloj, sed malesperiĝas pro la multaj kontraŭdiraj konstatoj. En Kanado li edziĝas kaj eksedziĝas, kaj ankoraŭ priskribas la malfacilaĵojn kun du aliaj partnerinoj. Ĉu la malfacilaĵoj estiĝis nur pro la kulturaj diferencoj? Unu afero certas por Jeko: estas multe da ŝajnigado en la blankula mondo. Kaj li komencas listigi kaj priskribi plurajn ekzemplojn de tiu ŝajnigado: la mizero en Jovotome kompare al la emo helpi al afrikaj landoj, la hipokrita toleremo, la iluziplena libereco ... Sed li konkludas, ke, tamen, estas pli da similecoj inter la homoj ol da malsimilecoj. Sed estas malfacile tion klarigi al la homoj en lia naskiĝvilaĝo, kiuj konsideras Jovotome daŭre kiel la paradizon sur la tero. Ĉi tiu rakonto estas la plej realisma, malplej magia el la tri, sed starigas aliajn, eble ne por ĉiuj tre agrablajn, demandojn pri kulturo, toleremo ktp.

La lingvaĵo de la rakontoj estas sufiĉe flua, sed kio vere ĝenas dum la legado, estas multaj mistajpoj kaj gramatikaj kaj leksikaj eraroj. Ili aperas precipe en la unua novelo, sed ne nur, kaj eĉ en la dorsflanka teksto. Tamen la unuaj du jam unue aperis en la reto en respektive 2001 kaj 2002. Ĉu ne sufiĉe da tempo por provlegigi antaŭ la eldonado?

Konklude, estas ĉarmaj, originaltemaj kaj pensigaj noveloj, kiuj montras iun nekutiman rigardon al la rilato inter blankuloj kaj afrikanoj en diversaj epokoj, sed kiuj, bedaŭrinde, ne ricevis la necesan redaktan atenton.

Heidi GOES
Jean Codjo: Aventuro en mondo de ŝajnigado. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2009. 44 paĝoj. ISBN 978-9077066-42-3.
Jean Codjo: Dialogo inter surduloj. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2006. 52 paĝoj. ISBN 90-77066-26-8.
Jean Codjo: La paŝo senelirejen. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2006. 44 paĝoj. ISBN 90-77066-27-6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Heidi Goes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri homoj kaj lingvoj romanece

Kris Long iam plendis, ke la esperanta beletro estas „tro lingva”. Ĉu tia makulo efektive malfaciligas la verkadon kaj aprezadon de ordinaraj esperantaj romanoj? Diverse opiniu pri tio diversaj legantoj; Declerck en tiu ĉi verko kaptas per la kornoj sian taŭron: li rezolute donas al ni romanon pri lingvoj.

La esperanta projekto – ekde la ambicio kapti la interŝtatajn pintojn ĝis la romanoj – temas, interalie, pri la bela sonĝo, ke „la popoloj faros en konsento / unu grandan rondon familian”. Tiu sonĝo igas demandi, kiel do la anoj de tia sonĝo antaŭeniru en mondo, kiu notinde malfortigis la familion kiel institucion.

En la nuna ordinargranda romano, Declerck – kies ampleksan romanon Tarokoj kaj epokoj (FEL, 2002) mi flanke sed forte rekomendas, rompante la murojn inter recenzoj en nia transmura lingvo – traktas la ĥemion de multjaraj familioj kaj la fizikon de tiuj, kiuj ekfamilios, en la perspektivo de okcidenteŭropa urba etnomikso. Tiun ĉi firme esperantisman romanon Declerck konstruas ĉirkaŭ la demando, ĉu apud la plezuro de la lingvolernado – kiel la amora – sidas embuske la perforto. Per la fadena ideo, ke la devigo lerni la anglan similas al la seksa trudado, kaj ke Esperanto povas roli kiel repensejo ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri la amaj interkomprenoj kernaj en ĉiuj rilatoj, la romano rakonte interligas mediojn, kuntekstojn, generaciajn vidpunktojn kaj atentindajn figurojn.

La enromanigo de juna turkino, la traktado kun numeraloj turkaj, la eksplicado de hezitemo pri plena plonĝo en la okcidentkulturan naĝujon – ĉu ĉio ĉi lanĉas dialogon interkulturan preter la ĝisnunaj provoj? Sendube, jes, se ĉi tie komenciĝas procezo, daŭronta kaj reprenota de aliaj voĉoj. Tiu ĉi romano ŝvebas apud la ĝenro de persona romano sen grandaj internaciaj temoj, kiun mencias Jouko Lindstedt (p. 58, en sia artikolo Lingvo – rimedo aŭ resurso?, La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin, red. Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, Rotterdam: UEA, 2010, 51-62). Kaj tamen la celo de Declerck estas kunplekti la personan elementon kun la internacia – kaj porti la aventuron al pli alta ŝtupo. Laŭ mi, li sukcesas eduki nian guston tien.

Probal DASGUPTA
Christian Declerck: Spitaj – kiel hidrargo. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2008. 208 paĝoj kudre binditaj, ePub, Mobipocket kaj PDF. ISBN 978-90-77066-00-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Probal Dasgupta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Vundaj vortoj

Litova komunismo, kun 50-jara historio, denove fariĝis tikla afero. Kiam dum kunsido de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, okazinta en la litova ĉefurbo Vilnius en julio, greka parlamentano Konstantinos Alissandrakis eldiris sian opinion favoran al komunistoj, kolegoj el Litovio ne komprenis lin. Kaj ankoraŭ pli: la tiama litova parlamentestro Arūnas Valinskas diris, ke la parolado de la greka gasto ofendis Litovion.

Alissandrakis riproĉis al Litovio limigon de politika libereco kaj glorigon de nazikunlaborintoj. Li atentigis pri nuna malpermeso de komunistaj ideologio, simboloj kaj partio, dirante, ke komunistoj en Litovio estas enkarcerigitaj dum multaj jaroj. Li ekzempligis la estron de la iama komunista partio, kondamnita en januaro pro politika agado.

Ŝtata renverso

Laŭ la litova leĝaro, disvastigi, uzi aŭ montri flagojn aŭ aliajn simbolojn de nazia Germanio aŭ iama Sovetunio estas monpunotaj ĝis 300 eŭroj. Ekde 1991 la komunista partio en Litovio estas malpermesita, kiam partiestroj estis akuzitaj pri organizado de ŝtata renverso.

La parolo de la greka komunisto ofendis la litovan parlamentestron, kiu nomis la grekon „spirite blinda”, kaj diris, ke liaj vortoj favore al komunistoj ofendas la litovan popolon. Valinskas postulis, ke la prezidanto de la organizaĵo kaj delegitoj pardonpetu pro la vortoj de la greko, kvazaŭ en Litovio ne estus komunista okupacio kaj ĉiuj paroladoj pri krimoj de Stalin kaj viktimoj de komunismo estus nur fabeloj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kolekti krajonojn

Mia kolekto de krajonoj ekestis antaŭ 20 jaroj. Tiam mi ankoraŭ frekventis lernejon kaj ofte bezonis krajonojn. Fojfoje mi aĉetis krajonon, kiu estis tre interesa kaj bela. Mi skribis per ĝi nur mallonge. Kiam mi devis pintigi ĝin, mi domaĝis ties belajn ornamaĵojn kaj kaŝis ĝin. Mi aĉetis novan krajonon, sed ankaŭ ĝi estis bela kaj mi aldonis ĝin al la unua krajono. La skatoleto, en kiu mi tenis la krajonojn, estis plena kaj mi havis nenion por skribi. Tiel estas ankaŭ hodiaŭ. Kiam mi aŭ miaj infanoj bezonas krajonon, mi devas aĉeti.

Longan tempon mi metis la krajonojn en la skatoleton. Kiam ili jam multis, mi devis decidi kiel klasifiki ilin. Oni faris por mi specialajn skatoletojn kaj mi klasifikis krajonojn laŭ landoj kaj fabrikoj. Mia hodiaŭa kolekto jam enhavas preskaŭ 5000 krajonojn kaj kolorkrajonojn el 41 landoj de la kvin kontinentoj. El Afriko mi havas nur du.

Grandan parton mi aĉetis aŭ trovis helpe de anoncetoj. Multajn mi ricevis de familianoj, amikoj, kolektantoj. En mia lando estas nur kvin kolektantoj, kiuj kiel mi membras en la ĉeĥa Klubo de kolektantoj de kuriozaĵoj (www.sberatel-ksk.cz). Multajn krajonojn al mi sendis esperantistoj korespondamikoj precipe el malproksimaj landoj – Brazilo, Kolombio, Meksiko, Nov-Zelando, Usono ktp. Al ĉiuj mi tre dankas. En mia kolekto estas krajonoj historiaj, varbaj, nuntempaj, specialaj, pli kaj malpli longaj, kuriozaĵoj, kolorkrajonoj, skatoletoj de krajonoj, protektiloj por pintoj de krajonoj, katalogoj ktp.

La plej malnova krajono devenas de la jaroj 1885-1914. Belega kaj tre malnova estas skatoleto kun inkokrajonoj de firmao J. S. Staedtler el 1914-1918, destinitaj por la milita poŝto dum la unua mondmilito. Belaj estas la ĉeĥaj krajonoj el la intermilita epoko de firmaoj Grafo, Národní Podnik kaj L. C. Hardtmuth. Iuj, kvankam jam aĝas preskaŭ 70 jarojn, aspektas kiel ĵus produktitaj. La firmaoj Grafo kaj Národní Podnik jam ne ekzistas. L. C. Hardtmuth nuntempe nomiĝas Koh-i-Noor Hardtmuth kaj estas la plej granda krajonfabriko en meza Eŭropo. El ĝi mi havas tre multe da krajonoj kaj krome mi pasintjare vizitis ĝin kune kun kolegoj kolektantoj.

La plej longa krajono estas el Rumanio – 50 cm, la plej mallongaj 3,8-centimetraj krajonetoj estas el Ĉinio. La plej mallongaj kolorkrajonoj estas nur 5,8 cm longaj. Atentokaptaj krajonoj el Usono havas diversajn formojn, ekzemple de osto, arbo, koroj, dinosaŭro, vesperto, kleo ... Belaj kolorkrajonoj, permane pentritaj kaj el ligno skulptitaj estas el Rusio. La tempon de baloj memorigas 8 cm longa krajoneto por dancordo-enskribo, kun belega invitkarto al balo en 1913. En la kolekto mi havas ankaŭ lignajn tabuletojn por produktado de krajonoj. En mia kolekto la vidindaj krajonoj estas tre multaj. Iujn oni povas spekti sur fotoj. Mi jam havis kelkajn ekspoziciojn kaj ankaŭ ricevis de la Klubo de kolektantoj de kuriozaĵoj diplomon por „Vidinda kolekto de krajonoj kaj kolorkrajonoj”.

Gabriela HROCHOVÁ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gabriela Hrochová el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Maŭzoleo al reĝo Gentio

En la itala urbo Gubbio (regiono Umbrio) troviĝas modesta maŭzoleo omaĝe al la lasta ilira reĝo Gentio (latine Gentius), reganta de 181 ĝis 167 a.K. Ĝi estas vizitata de multaj albanoj, loĝantaj en Italio aŭ eksterlande, ĉar ili konsideras la antikvan Ilirion antaŭanto de la moderna Albanio. En la jaro 2004 la albanoj organizis grandan dekhoran kulturan aranĝon apud la maŭzoleo.

Reĝo Gentio estis venigita al Iguvium (hodiaŭ Gubbio) kiel kaptito post la malvenko de Ilirio en la milito kontraŭ Romio (170–167 a.K.). Oni traktis lin digne. Li loĝis tie pliajn 20 jarojn. Reĝo Gentio malkovris la kurac-efikon de genciano. Tial tiu planto portas lian nomon (science Gentiana).

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bunkro remalkovrita

La belga urbeto Ieper [ipr], situanta en sud-okcidenta Flandrio, troviĝis dum la unua mondmilito en la batalkampo. Ĝi estis komplete detruita kaj post la milito rekonstruita. Nun ĝi estas turisma centro lige kun militaj memoraĵoj. Baldaŭ al ili aldoniĝos plia allogaĵo. Dekon da kilometroj for de Ieper, en la vilaĝo Kemmel (parto de la municipo Heuvelland), estas monteto, ĉirkaŭ kiu troviĝas kelkaj bunkroj kaj aliaj restaĵoj de la unua mondmilito. Tamen, sub la monteto ankaŭ estas apenaŭ konata bunkro, pli nova kaj multe pli granda.

Malvarma milito

Post la dua mondmilito ekestis malvarma milito inter Usono kaj Sovetio, en kiu partoprenis ankaŭ iliaj aliancanoj. Dum tiu milito estis elspezitaj grandegaj sumoj por armado. Enkadre de tio en 1948 Francio, Britio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo subskribis la Traktaton de Bruselo por kunordigi sian aerdefendon. Por loki unu el ties komandejoj, en 1953 estis fosita grandega truo sub la Kemmel-monteto. En ĝi oni konstruis trietaĝan bunkron sur areo de 2500 kvadrataj metroj.

La bunkro estis uzata nur dum mallonga tempo, ĉar kelkajn jarojn poste fondiĝis NATO. Ĉi-lasta kreis sian propran aerdefendan sistemon. En 1963 la belga armeo ekuzis la bunkron por instali sekuran komandejon, uzotan dum milito. Ĝi estis konektita al civilaj kaj militistaj komunikadsistemoj per la tiutempe plej modernaj ekipaĵoj disponeblaj. Kelkfoje jare en ĝi okazis ekzercoj. Post la fino de la malvarma milito en 1995 ĝi estis definitive forlasita.

Sekreto malkaŝita

En la maldense loĝata regiono nur malmultaj homoj sciis pri la bunkro kaj post 1995 ĝi estis preskaŭ forgesita. En 2003 loka komitato sukcesis aranĝi viziton por manpleno da civiluloj. Dum kelkaj jaroj oni diskutis pri ebla reuzo de la komandejo. Finfine la respondeca ministro decidis, ke ĝi iĝu muzeo pri la malvarma milito, prizorgota de la belga militmuzeo (oficiala nomo: Reĝa Muzeo de la Armeo kaj Milita Historio, www.klm-mra.be).

En la muzeo eblos vidi kiel funkciis la administracio (ĉar la armea komandejo ja estas administracio) en la 60aj jaroj, sen komputiloj, nur kun skribmaŝinoj, telefonoj, grandegaj murmapoj kaj – kiel plej avangardaj komunikiloj – kelkaj teleksoj por sendi kaj ricevi ĉifritajn mesaĝojn.

La malfermo de la muzeo jam kelkfoje estis prokrastita, sed antaŭ nelonge oni firme promesis, ke fine de 2009 oni oficiale anoncos ĝin sur la retpaĝo de militmuzeo.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Piedetulinoj

Dum mia infaneco mia patrino diris al mi, ke mia avino estis piedetulino. Alivorte, laŭ tiama kutimo, ŝi havis tre malgrandajn piedojn.

Bedaŭrinde mia avino forpasis antaŭ mia naskiĝo kaj do mi neniam propraokule vidis ŝiajn piedetojn. Tamen antaŭ monato mi aĉetis aŭton kaj kun mia filineto vizitis 92-jaraĝan onklinon, kiu same estas piedetulino. Ŝiaj piedoj longas malpli ol 20 cm.

Antaŭ la establiĝo de la Ĉina Popola Respubliko tiamaj knabinoj devige haltigis la kreskadon de siaj piedoj. Ekde la 6-jara la piedoj estis vinditaj. Dum pli ol dumil jaroj en Ĉinio tiel suferis grandnombre knabinoj, kaj unu el tiuj estas mia onklino.

Oni ne bone komprenas la kialon. Supozeble oni kredis, ke knabinoj kun malgrandaj piedoj pli belas kaj pli facile edziniĝas. Tamen la nova Ĉina Popola Respubliko tuj malpermesis la kutimon kaj tiel liberigis knabinojn de malfeliĉo.

XU Jinming/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trancporto

Konfuzite li metis la libron apud sin. La kovrilo montris malhelajn makulojn, kie liaj humidaj fingroj ĵus tenis ĝin. Lia gorĝo male sentiĝis seka kiel korko kaj lia lango similis al sekiĝinta limako, kiu kun ĉiu movo algluiĝis al dento, retirebla nur kun dolorpiko. Estis, kvazaŭ ĉiu likvo el lia buŝo migrus al liaj manoj, kie ĝi eliris el la poroj. Tiel devus senti sin drogulo, kiu bezonas sian bonfartigan substancon.

Kramfa li sidis tie, rigardis iom ĉirkaŭ si, sed lia kapo estis febreca: ĉiuj okulmovoj doloris, kaj ĉio, kion li vidis, atingis lin nur guton post guto. Lia cerbo malrapide ekfunkciis denove, kiel frostiĝinta rapidumaro, kiu devis ankoraŭ varmiĝi.

Li rigardis tra la fenestro eksteren kaj estis, kvazaŭ la bildo devus trakuri kilometrojn longajn nervofibrojn ĝis lia cerbo, kie la fragmentigitaj impulsoj unu post alia denove devis rekombiniĝi en bildon.

Intertempe li provis denove supligi siajn kramfajn membrojn. La gamboj dolorjuketis kvazaŭ miloj da formikoj diskurus interne. Li turnis siajn rigidajn maleolojn, pene movis siajn nefleksiĝemajn fingrojn ferme-malferme. Kiom longe li sidis en ĉi metra trajno? Kiom ofte li travojaĝis la urbon? Kiom da homoj sidis apud li kaj poste foriris? Neniu alparolis lin. Ĉu neniu rimarkis ion strangan? Aŭ ĉu tamen ili diris ion, sed li ne aŭdis? Tamen, li ja ne estis surda; sed nun kiam li ekatentis la metro-bruojn, ili pli kaj pli laŭte atingis lin. La bruske malfermiĝantaj kaj refermiĝantaj pordoj, la grincantaj radoj, la parolantaj homoj, sonanta poŝtelefono ...

La bruoj komencis invadi lin, kvazaŭ ĉirkaŭita de pafadantaj mitraloj meze de milito. Li sopiris oksigenon, instinkte palp-prenis sian tekon – ĝi ankoraŭ estis tie – kaj ekstaris, sed tuj perdis sian ekvilibron kaj falis kontraŭ pasaĝeron fronte de li. Per milda puŝo li refalis sur sian antaŭan sidlokon. Humile li provis pardonpeti, sed lia lango ŝajnis inversigi ĉiujn movojn. Lia kapo vertiĝis kaj li eksentis naŭziĝon. Aero!! Kiam la trajno denove atingis haltejon, li stumblis ĝis la pordo kiel profesia ebriulo kaj zigzagis al la benkoj sur la kajo. Estis tre strange, ke ĥimeroj ŝvebe moviĝis tien kaj reen; fojfoje ili eĉ disduiĝis, ŝvebe disiĝis kaj reunuiĝis. Li frotis la dolorajn okulojn kaj skuis la kapon. La vido fariĝis iom pli klara, sed li tuj bedaŭris la kapskuon: pingloj traboris lian kranion kaj ĉiuj postlasis malrapide forirantajn dolorspurojn, kiel sketantoj, kiuj noĉas glacion, kiu iom poste denove fermfrostiĝas.

La salivo revenis en lian buŝon, sed havis la amaran guston de galo. Kio do okazis? Hieraŭvespere li ne diboĉis, ĝustatempe enlitiĝis, neniom da alkoholo, nek drogo, eĉ ne mariĥuano; tion li ne faris dum jaroj. Ĉu li manĝis ion malbonan? Ne estas iu cerba aŭ kora paneo, infarkto, ĉu? Nu, je lia aĝo de 37 jaroj estas iom malverŝajne! Lia koro ja batis malregule, sed ne estis doloro en lia brusto. Li ekdormis ne tro malfrue, ellitiĝis pro la vekhorloĝo, duŝis sin, manĝis porcion da muslio kaj promenis al la metrostacio. Je la oka kaj duono. En la metroo li estis trovinta libron.

Subite io teruris lin: lia gorĝo fariĝis sable sekega, liaj manoj malsekaj, lia ventro ŝajnis ensuĉi lian tutan vivon, kiu en lia stomako grandiĝis kvazaŭ pilko. Li kurbiĝis, lia rigardo kaj aŭdo svagiĝis kiel ekrano kaj mikrofono, de kiuj la kabloj tiriĝis el la kontaktingo. Io paralizis lian cerboaktivecon.

Laŭgrade liaj sentumoj revenis kaj li ĉirkaŭ si palpserĉis la libron, sed ĝi restis en la metroo. Fulmo trairis lian ventron kvazaŭ li perdis sian monujon aŭ ion alian valoran. Serĉi la libron nun ne havus sencon, li verŝajne ne retrovus ĝin. Ĉiuokaze ĝi ne apartenis al li.

Sed li devis iri al sia laborejo. Lia laboro! Ektimigita li rigardis sian horloĝon. La dua kaj duono. La dua kaj duono!! Jam dum horoj li devintus esti en sia oficejo! Kiel li klarigu ĉion ĉi? ... aŭ ĉu prefere li vizitu kuraciston? Sendube! Eble li havis narkolepsio-atakon. Sed ĉu tio tiel naŭzas kaj vertiĝigas vin? Ĉiuokaze li bezonus kuracistan atestilon por sia laborejo.

Ĉi-foje li pli singardeme ekstaris. Li atentis sian vidon; sufiĉe normala. Liaj gamboj sentiĝis iom feblaj, sed ili portus lin. Kvazaŭ maljunulo li trenpaŝis al la rulŝtuparo, kiu pro lia nuna stato tro rapide antaŭeniris, sed kiu lin tamen sekure demetis sur la teron. Nun estis la sunradioj, kiuj traboris lian kranion kaj torturis liajn nervojn. Li ŝirmis la okulojn per la brako kaj devis denove eksidi. Iu demandis lin, ĉu ĉio estis en ordo, sed al li tiel mankis energio, ke li eĉ ne kapablis reagi. Kun multe da peno li sukcesis kapsigni, tiel ke la alia foriru kaj li povu denove koncentriĝi pri si mem. Li sidis kun la genuoj kunfalditaj, apogantaj la kubutojn, kaj la manoj tenis lian kapon. Li memoris kiom ofte li tiel sidis dum sia studenta epoko por resobriĝi. Sed ĉi-foje la alkoholo ne ludis rolon, li ankaŭ ne uzis medikamentojn, manĝis nenion suspektindan kiel ostrojn aŭ ion alian, kies konsilinda konsumdato jam pasis.

La libro denove surfaciĝis en lia penso, sed nun li pli bone regis sin. Li eĉ sukcesis rektigi sin, kvankam ne sen apogo je la mureto apud la rulŝtuparo.

Li povis – kaj tio estis senpeziĝo – denove pensi sufiĉe klare, sed certa nebulo restis en lia kapo, nebulo, kiu malhelpis lin agi rapide kaj efike; ankaŭ lia korpo ankoraŭ ne estis en ordo, sed jam funkciis pli bone.

Kuracisto. Sed kie mi estas? Li ne tre bone konis tiun ĉi kvartalon. Kiu strato estis ĉi tie? Mi serĉu. Ĉu eble tamen pluiri per la metroo? Jam nur la ideo ribeligis lian korpon: ondo de naŭzo trairis lian korpon, sed feliĉe denove foriris. Tiam do surtere ... Piede. Li ja sciis proksimume kie li troviĝas kaj kiun direkton iri, sed promenado daŭrus minimume duonhoron, eĉ se li nenie vojerarus.

Eble daŭrus tamen pli ol duonhoron. Tiam per taksio estus pli bone. Kaj sendube pli sekure. Kiu scias, ĉu li remalsaniĝos? Dum li ĉirkaŭrigardis por trovi taksion, lia cerbo daŭre serĉis klarigon por lia situacio. Troa laboro? Ne vere. Almenaŭ ne pli ol kutime. Ankaŭ hejme ĉio estas en ordo. Denove li pensis pri la libro. Io stranga estis pri ĝi. Sed tiam li vidis liberan taksion kaj singarde aliris ĝin.

„Al la plej proksima hospitalo, mi petas.”

„En ordo.” Kaj iom poste: „Ĉu ĉio bonas?”

„Jes ja.”

Li trovis la aŭtoveturon iom sufoka, sed li sukcesis bone teni sin. Ankaŭ la tipa hospitalodoro ne estis pli bona, sed li sciis, ke li eltenos. Ĉi tie li estos en bonaj manoj.

Sed kiam li finfine povos eniri la kabineton, la kuracisto sendube nenion trovos. Eble li mallonge aŭskultos lian koron, kompreneme kaj afable kapsignos kaj preskribos tagon da ripozo. Kaj jen, kostos 30 eŭrojn. Revenu, kiam vi fartos malbone denove. Kaj fine: „La sekvantan!”

Sed li sciis, ke io estas ne en ordo, io estas ne normala. Iu penso vivis fone en lia kapo kaj de tempo al tempo venis pli proksime al la surfaco, sed ĉiufoje, kiam li provis kompreni, denove forglitis kiel peco de sapo en bankuvo.

Li prenis revuon de stako, foliumis iomete, sed rapide remetis ĝin. La malkomforta sento revenis de lia ventro supren kaj krome lia kapo fariĝis obtuza.

„La sekvanta!” Finfine estis lia vico.

„Eksidu do. Kio estas la problemo?”

Du afablaj, tipe kuracistaj okuloj alrigardis lin, atendis kuraĝige, kion li diros. Sed kiel diable li rakontu ion, kion li mem ne povis kompreni? Tiam do mi rakontu de la komenco ...

„Mi ekiris al mia laborejo je la 8a horo ĉi-matene, kiel kutime, per metroo, trovis libron sur seĝo, prenis ĝin kaj eklegis.”

Ie sub lia kranio li sentis pikon. Li metis manon al la dolora loko kaj daŭrigis.

„Tiam mi havas iuspecan kvinhoran truon en la memoro, poste mi sentis min tre malbone, preskaŭ ne plu povis stari, mia kapo tre doloris ...”

„Kvin horoj? Tio ja estas tre longa tempo! Ĉu la unuan fojon tio okazas al vi?”

„Jes. Mi neniam spertis ion tian ... kaj tiu libro ...”

„Tiu libro?”

Li provis rememori, sed la informo ne venis. Pensi pri tio dolorigis lin. Intertempe la kuracisto aŭskultis lian koron per stetoskopo.

„Nu, mi prenos iom da sango por analizo.” Li iris kaj prenis tubon kaj injektilon.

Intertempe li cerbumis pri la libro, kiu ne lasis lin libera, io stranga estis pri ĝi ... li provis vidigi ĝin en sia menso. La libro simple kuŝis tie sur la apuda sidloko ... malhelruĝa kovrilo. JES! Nun li memoris! Kio estis la titolo? La kuracisto pikis lian brakon.

„AA!” li kriis! Nun li vidis la titolon antaŭ si: EN TRANCO.

La kuracisto surprizite eltiris la injektilon. La vizaĝo de la paciento estis tordita.

Nun, kiam li memoris la titolon, ankaŭ la rakonto revenis kiel martelego en lian vizaĝon. Ĉiu vorto de la rakonto revenis en lin: Konfuzite li metis la libron apud sin. La kovrilo montris malhelajn makulojn, kie liaj humidaj fingroj ĵus tenis ĝin. Lia gorĝo male sentiĝis seka kiel korko kaj lia lango similis al sekiĝinta limako, kiu kun ĉiu movo algluiĝis al dento, retirebla nur kun dolorpiko. Estis, kvazaŭ ĉiu likvo el lia buŝo migrus al liaj manoj, kie ĝi eliris el la poroj. Tiel devus senti sin drogulo, kiu bezonas sian bonfartigan substancon.

Lode VAN DE VELDE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Internacia miskompreno

Antaŭ nelonge subaŭdiĝis en Dublino la sekvanta konversacio inter maljuna irlanda kamparano kaj usona turistino. Por aprezi la situacion, oni devas scii, ke la vorto hooker [huka] (pluralo: hookers) havas tute malsamajn signifojn en Irlando kaj en Usono. En la unua lando, ĝi signifas tradician velŝipon, antaŭe uzatan en okcidentaj regionoj de la Verda Insulo (same kiel multaj maristaj terminoj la vorto supozeble devenas de la nederlanda lingvo). En la usonangla, tamen, hooker estas slanga vorto, kies signifo estas „ĉiesulino”.

Dum la renkontiĝo de la virino kaj la maljunulo, la unua, kiu laŭŝajne estas respektinda kaj iom konservema persono, iom ŝokite menciis, ke ŝi neniam supozis, ke estas tiom da hookers en katolika Irlando. Tiu impreso estis verŝajne kaŭzita de la fakto, ke multaj irlandaj knabinoj estas edukitaj en konventaj lernejoj, kaj – kiel reago al tiu severa kaj pruda edukado – kelkaj el ili post la lernejaj jaroj ŝatas vesti sin mode malprude, per eta malsufiĉa bluzo kun profunda dekolto, kiu apenaŭ kaŝas la mamojn kaj lasas la umbilikan regionon tute nuda; plie, per tre kurtaj kalsonoj aŭ minijupo kaj pucaj1 ŝuoj kun ege altaj kalkanumoj – do iom malbongusta kaj provoka al la junuloj, sed ne nepre uniformo de strataj virinoj. Ŝajnas, ke tia modo de vestaĵo vidiĝas en usonaj urboj, sed kutime nur en tiel nomataj „ruĝlampaj” kvartaloj.

Jen do, resumo de la konversacio:

Usonanino: „Mi neniam imagis, ke estus tiom da hookers en Irlando.”
Maljuna irlandano: „Bedaŭrinde, hodiaŭ troviĝas multe malpli ol kiam mi estis juna. Temas pri preskaŭ forgesita metio.”
Usonanino: „Pardonu?”
Maljuna irlandano: „Mi rememoras – mia avo ofte rakontis, kiel li je sunsubiro ŝatis vidi pasi la hookers, ĉiujn beligitajn per ruĝa tolo. Oni uzis ilin precipe por transporti torfon al la insuloj.”
Usonanino: „Dio mia! Mi vidas, ke la kutimoj en ĉi tiu lando kaj en Usono tute malsamas.”
Maljuna irlandano: „Ĉu?”
Usonanino: „Vere hontindaj!”

1. Puca: neologismo – Tro ŝarĝita de ornamoj malbongustaj (PIV).
Albisturo Kvinke

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pli da diskriminacio en Interreto

Pasintjare aperis pli da diskriminaciaj kaj rasismaj leteroj en ĉenaj retmesaĝoj, en interkonaj retejoj kiel Facebook kaj Netlog, en diskutgrupoj, en blogoj kaj en la filmretejo YouTube. Tio montriĝas el jarraporto de la Centro por Egalaj Ŝancoj kaj por Batalo kontraŭ Rasismo en Belgio.

Plendoj, kiujn la centro ricevis, temis ne nur pri rasismo, sed ankaŭ ofte pri malamo kontraŭ samseksemuloj.

En 2008 alvenis 430 mencioj pri instigo al malamo. Tio kvarone superis la nombron de la antaŭa jaro. Triono de la plendoj temis pri ĉenaj retmesaĝoj kaj pri koleraj mesaĝoj inter individuoj. La centro substrekas, ke temas pri belga fenomeno, ĉar en tiu lando cirkulas pli da rasismaj kaj ksenofobaj ĉenmesaĝoj ol proporcie en aliaj eŭropaj landoj.

La aŭtoroj de tiaj leteroj penas por aspektigi ilin kredindaj per mencio de detalaj informoj aŭ de (falsa) fidinda fonto. Interalie cirkulas insulta ĉenmesaĝo pri imamo, kiu eĉ ne ekzistas.

Kontraŭi rasismon en Interreto ne simplas. Plej ofte ne eblas trovi la aŭtorojn. Sed la centro malfermis spacon en sia retejo por detale refuti malveraĵojn.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ventreligio, dua r aldoniĝu

„Neniu povas trompi Dion, ĉar li scias ĉion. Kiu havas pli ol dek milionojn en la banko, sed donas nur mil frankojn kiel dekonaĵon, tiu trompas Dion, kaj tiun Dio severe punos”, kriis pastoro dum elsendo ĉe radiostacio. Nun en Togolando, ĉiutage el radioriceviloj eliras buntaj predikoj. La eklezioj kristanaj estas multaj. Eble oni ŝatus scii kelkajn nomojn: Jesuo estas vivanta, Ministerio por Rapida Interveno de Jesuo, Lumo de Kristo, Amikoj de Jesuo, Torĉo de Kristo, Eklezio Baptista de Beno, Asembleoj de Dio, Ĉiela Kristanismo, Apud Ciono, Kerubo-Serafo ktp. La nomoj tiom multas, ke eĉ plurmil-paĝa kajero ne povas enteni ilin. Certe tiom estas ankaŭ la pastoroj. Ne mankas pastroj en Togolando, kaj ankaŭ imamoj havas sian lokon. Tute klaras, ke la religia kampo de Togolando estas bunta.

Antaŭ la alveno de la koloniantoj al Afriko, ĝiaj anoj havis sian religion. Afrikanoj tiam adoris la naturon kun ĝiaj enhavaĵoj. Ili tiel diigis ŝtonojn, arbojn, bestojn, lagojn, riverojn, tondron ktp. Tiu adorado plu ekzistas, sed la importitaj religioj reduktas ĝian adeptaron, ĉar multaj afrikanoj forlasas la gepatran kredon por brakumi alian, kiu, laŭ ili, kondukas al la eterna feliĉo post la morto.

Abundas la religietoj

La unuaj religioj estis katolikismo, protestantismo kaj islamo. Tiujn tri religiojn praktikadis togolandanoj, ĉar ili estis rekonitaj de la ŝtato. Kvankam intertempe ekzistis ankaŭ aliaj religioj kristanaj, tiuj ĉi estis malpermesitaj en Togolando antaŭ 1990, kiam ekblovis pli demokratia vento tra la mondo. Ĝi certe atingis ankaŭ Togolandon kun siaj sekvoj bonaj aŭ malbonaj. Unu el tiuj sekvoj estas la multiĝo de religioj, plej trafe religietoj kristanaj. En la areno de la grandaj religioj, tiujn religietojn oni nomas sektoj. Ili nun vere abundas en Togolando kun la diversaj nomoj kaj praktikoj.

La plimulto de la pastoroj ne estas tiel kleraj kiel la pastroj en katolikismo, pastoroj en protestantismo kaj imamoj en islamo. En tiuj ĉi religioj neniu rajtas doni mem al si tiun titolon. Tiel okazas ankaŭ en aliaj religioj kiel Diaj Asembleoj, Pentekosta Eklezio kaj Atestantoj de Jehovo. Tiuj ĉi kredogrupoj estas tiel organizitaj, ke regas en ili vera hierarkio kun centra administrado en ĉefa sidejo. Male, kredogrupoj kiel Jesuo Vivanta, Torĉo de Jesuo, Ministerio de Rapida Interveno de Jesuo ktp estas starigataj de homoj, kiuj donas al si mem la titolon pastoro. Ĉar estas multaj pastoroj, jen aliaj fondintoj de tiaj grupoj nomas sin apôtre (apostolo, franclingve). Aliaj titoloj estas bishop (episkopo, angle), reverend (moŝta pastro, angle). Ankaŭ la titoloj estas multaj, ĉar ĉiu elpensas tion, kio plaĉas al li. Iu pastoro ĵus ŝanĝis sian titolon al doktoro-profesoro. Li klarigis, ke la pastoroj tiom malbone kondutas, ke li hontas porti tiun titolon, ĉar oni konsideros ankaŭ lin tia pastoro. Nun ekzistas multaj tiaj bishop kaj pro tiu ĉi angla esprimo ŝajnas, ke Dio parolas pli la anglan ol la aliajn lingvojn.

Tamtamoj kaj tamburoj

Kvankam ĉiutage la preĝejo bruas pro predikoj, dimanĉo estas la plej sonorigata tago en la lando. Tondradas muzikiloj modernaj, ankaŭ tamtamoj kaj tamburoj; ne silentas gongoj kaj kastanjetoj, kaj la kantoj, prefere kantegoj, inundas la kvartalojn. Enmiksiĝo de paroloj okazas ofte. Unue estas la vico de la altranga homo de la eklezio (pastoro, bishop, apostolo ktp) paroli en la lingvo de Dio, la angla. Sekvas traduko al la nacia lingvo kaj/aŭ al la franca. En kelkaj eklezioj oni parolas ankaŭ la francan kun traduko al la nacia lingvo. Ĉio okazas kvazaŭ Dio paroligas la pastorojn en fremda lingvo. La plimulto de la pastoroj scipovas la nacian lingvon, sed dum la prediko ili parolas la dian lingvon. Kiam ekzemple la interpretanto ne bone tradukas, tiam la pastoro mem parolas la nacian lingvon por diri ĝuste, kion li volas, antaŭ ol daŭrigi en la lingvo de Dio. Okazas tiel ankaŭ, kiam la traduko de la angla al la franca ne taŭgas por la pastoro. Poliglotoj estas la pastoroj, ĉu ne?

Angla, la lingvo de Dio

Multaj el la pastoroj de la „sektoj” estas niĝerianoj aŭ ganaanoj. Togolandanoj lernas la metion de pastoro de ili kaj poste starigas propran atelieron, preĝejon, kaj donas nomon al la eklezio, ekzemple, Kapelo de la Ĉiopova. La plimulto de tiuj ĉi pastoroj havas malaltan klerecon, sed tamen predikas en lingvo de Dio, precipe en la angla. Kiu bone scipovas la veran anglan, tiu tuj rimarkas, ke la angla de multaj el tiuj pastoroj estas tute speciala: temas pri komponaĵo el vortoj franclingvaj kaj anglalingvaj, kaj ofte kun enŝovo de nacilingvaĵoj. Kiu nomas la lingvon „frangla” (fran(ca + an)gla), tiu iel pravas, ĉar estas malfacile al scipovanto de la franca aŭ de la angla ĉion kompreni. Tiu lingvo de Dio tiom respektindigas la pastoron, ke la adeptoj lin diigas. La pastoro estas ĉio, kaj laboras por la adeptoj. Tial tiuj ĉi zorgu pri liaj bezonoj: manĝado, loĝado, vestado ktp. Sed la pastoro devas multe lukti por havi multe da adeptoj. Ju pli da adeptoj, des pli da lukro (dekonaĵo). Ĉu pastorado estas komerco?

„Ho, ĉu tiu ĉi homo estas la pastoro? La pasintan semajnon, li vizitadis mian patron, ke li faru al li amuleton, ke liaj aferoj sukcesu. Ĉar mia patro estas ĉarlatano kaj havas multajn voduojn, li donadis al li multe da aferoj, ke li havos multe da klientoj. La homo ĉiam revenas kontenta por diri al mia patro, ke ĉio sukcesas. Ĉu la amuleton li faris por ke sukcesu lia eklezio?”. Kiu trompas? Ĉu la pastoro aŭ la adeptoj? „Iom da ĉarlatanaĵo kaj iom da diaĵo”, diras multaj. Certe oni celas ion irante al la preĝejo. Sendube ion celas ankaŭ la pastoro por fondi sian eklezion. Se li havas multe da adeptoj, certe tiuj ĉi estas kontentaj pri liaj servoj. Do la pastoro tute ne kulpas uzi ĉiajn rimedojn por kontentigi siajn adeptojn kaj samtempe sin mem. Sed, kio gravas, tio estas, ke oni sciu, kion oni vere volas, kredante je Dio.

Hipokrituloj

Multaj adeptoj, kiel ankaŭ la pastoroj estas hipokrituloj. Dum ili serĉas ion alian, ili montras Dian kredon, kiel sian celon. Kiel adeptoj povas cirkuli tra multaj preĝejoj por trovi la taŭgan? Kial iuj pastoroj kalumnias la aliajn, reklamante sian eklezion? Kial pastoroj frostigas la rilaton kun adeptoj, kiuj ne plu kapablas doni multe da dekonaĵo? Kial pastoro malkonsilas al virino edziniĝi al alia pastoro, kaj li mem havas nun la virinon kiel edzinon? Ĉu tio estas en la ordonoj de Dio? Tiajn aferojn oni vidas ĉe la praktikantoj de la religioj de la prauloj afrikaj, sed vere kun multe da diferenco. Estas granda solidareco inter la adeptoj kaj estroj de voduoj. Neniu kalumnias la alian. Kiam estas ceremonio ĉe voduestro, li invitas la aliajn, kaj kune ili faras la voduservon. Se la pastoroj kaj iliaj adeptoj povus imiti voduistojn tiuterene, oni pli bone komprenus ilin. Kredogrupoj kreskas kiel fungoj kaj ĉie estas preskaŭ sama konduto: la pastoro faras ĉion por riĉiĝi. Ili eĉ trompas eksterlandajn pastorojn riĉajn kaj rabas de ili monon. Por atingi tion, ili starigas projektojn multcelajn centritajn sur servado al Dio. Kial la ventro povas igi la homojn meti Dion antaŭ ĉio? Necese estas trovi taŭgan nomon por tiaj grupoj.

„Vi estas ventropastoro. Kial do vi fondas propran eklezion, forlasante la unuan? Certe por ricevi de mi la dekonaĵon, kaj uzi ĝin kiel vi volas, ĉu ne?”, admonis pastoro alian. Se pastro povis nomi alian ventropastro, kial ankaŭ la religietoj, kiujn ili fondas dise tra la lando ne havu tian nomon? Certe taŭgas la nomo ventreligio kun aldono de la manka r por havi ventrreligion.

GBEGLO Koffi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gbeglo Koffi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Flago-fiago

Kiam en septembro la litova prezidanto, Dalia Grybauskaitė, vizitis Francion, renkontis ŝin la franca prezidanto Nicolas Sarkozy kun milita orkestro kaj honora gardantaro – kaj inverse pendigita ŝtata flago de Litovio.

En la salono, kie la prezidantoj subskribis dokumenton pri strategia partnereco, pendis flagoj de Francio, Eŭropa Unio kaj de Litovio. Tamen la litova – flava, verda, ruĝa – estis inversigita.

Tial kritikis litovaj parlamentanoj la ministron pri eksteraj aferoj, Vygaudas Ušackas. Ili volis scii, kiamaniere reagis la litova delegacio. En Litovio fuŝo tia estus konsiderata malsanktigo de la flago kaj estus severe punata (eĉ ĝis malliberigo).

Klarigis Ušackas, ke okazis la konfuzo nek en Litovio nek en la ambasadejo, sed ĉe ĉambraro de Sarkozy. „Ni mem havis la eblon nek hisi la flagon, nek ĝin ŝanĝi. Francaj altranguloj jam pardonpetis”, diris la ministro.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malebligi ripeton de la historio

Kelkaj demandoj miaj ne trovas respondon en la artikolo de Zofia Banet-Fornalowa (MONATO 2009/8-9, p. 25-27). Kial la monda komunumo lasis la naziojn konstrui sian teruran militmaŝinon? Eĉ tion helpis svisaj kaj usonaj bankoj, kiuj prunte donis kaj donacis. Ĉu la financistoj, inter kiuj estis multaj judoj, naive kredis, ke la tiea armeo ekzistos nur en montrofenestro, sen agi sur la tereno? Ĉu la du klanoj, intelektuloj kaj financistoj, interkonkurencis, kiam la dua timis, ke la unua prenos la potencon? Mi rimarkas, ke en la nurenberga proceso oni juĝis nur videblajn aktorojn, sed ne la fabrikantojn de armiloj kaj murdgaso, nek la helpintajn bankistojn.

Cetere mi ankoraŭ ne komprenas, kial la germana popolo kredis, ke nazioj alportos paradizon en la landon kaj sur la tutan teron, malgraŭ tio, ke mi scias, ke bona reklamo povas kredigi ion ajn. Nur kelkaj cerbumantaj malobeemuloj rezistas, sed la plimulto montras sin kiel frenezulojn kaj la potenculo kiel herezan malsociemulon. Ĉu oni studas tiujn demandojn en la muzeo? Ĉar, laŭ mi, la kono de la respondo povus malebligi la ripeton de la historio.

Michel MARKO
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michel Marko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Esti usonano aŭ ne (8)

Ŝajnas al mi, ke Obama estas tipa politikisto el Ĉikago – ne tre inteligenta kaj ne tre honesta. Li kondutas same kiel Blagojevich (kiu estis akuzita) aŭ Ryan (kiu estas en prizono). Tamen li estas usona civitano, naskita en Usono.

Allan E. FOSTER
Ĉikago, Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Allan E. Foster el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rekantaĵo

Kiam oni festis antaŭ nelonge la 20an datrevenon de la falo de la berlina muro, kantis en la albana ĉefurbo Tirano la itala artisto Albano Carissi.

Tamen antaŭ 20 jaroj kantis en Albanio la sama Carissi, invitite de la tiama totalisma reĝimo, kiu volis sin prezenti modera kaj liberala.

La kantisto, intervjuate en la albana televido, memoris sian unuan viziton. Tiam, li diris, li vidis ĉinajn kamionojn, sur kiuj veturis kamparanoj kaj aliaj laborantoj. Li menciis ankaŭ gelernantojn, pale kaj serioze mienantajn, kaj enviciĝintajn kvazaŭ soldatojn, antaŭ ol eniri la klasĉambron. Cetere la silenton de la homoj li memoris, kiam alproksimiĝis fremdulo.

Unu jaron post la unua vizito de Carissi miloj da albanoj fuĝis eksterlanden kaj en decembro 1990 establis sin plurisma politika sistemo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ni fosu nian konton!

La distrikto Rejno-Palatinato situas en la sudokcidenta Germanio antaŭ la pordoj de la urboj Mannheim, Ludwigshafen, Heidelberg kaj Karlsruhe. Tie, pro bona, ebena grundo kaj varma klimato, oni produktas por la regiona kaj pli foraj merkatoj legomojn, terpomojn, laktukojn kaj fruktojn. La bonstata regiono fieras pri la titolo „ĝardeno de Germanio”. Tiu ĉi paradizo ja bele aspektas, tamen ne sen kosto ĝi estas kreita.

La kamparanoj ne plu konsistigas tradiciajn familiojn. Ili estas agraj fabrikistoj kun grandaj terenoj, kun multaj kaj fortaj maŝinoj. Januare oni preparas la sablon por la asparago-bedoj, ilin kovrante per sunkolektaj tukegoj, kiujn frusomere oni povas renversi por protekti kontraŭ tro da suno.

Sur la tereno oni kreskigas dum unu jaro tri aŭ kvar specojn de nutroplantoj. Akvon ne sole disponigas la ĉielo, sed tubaro, prenanta la fluidaĵon el iamaj brakoj de la rivero Rejno. Post ĉiu rikolto oni ne per plugilo simple trasulkas la grundon, sed kvazaŭ muelas ĝin ĝis polvo. Neniu skarabo, neniu vermo havas vivoŝancon; ankaŭ ne pli grandaj bestoj.

Kloakoj

Nenaturan sterkon liveras ĥemiaj fabrikoj: la mondkonata kompanio BASF troviĝas tuj apude. Oni uzas eĉ la restaĵojn el grandaj kloakoj. Ne plu unuopaj familioj kune kolektas la jaran rikolton por la propra bezono, sed foje cento da helpantoj en unu kampo, dungataj ofte nur por kelkaj horoj, sekurigas la sezonan rezulton. Helpas abunda maŝinaro. Veturantaj rulbendoj transportas la plantojn el manoj al kamionoj, per kiuj ili estas transportataj al komercejoj kaj bazaroj.

Nur tio atingas la rulbendon, kio estas norma. Ankaŭ nuntempe agraj inĝenieroj ne kapablas centelcente devigi norman kreskadon de la fruktoj. En la pasinteco la iom malgrandajn, tro grandajn, nenormajn, tro maturajn, ne ĝustakolorajn aŭ ne plene agrablaspektajn fruktojn oni kolektis por aliaj celoj: por hejmbestoj, por donaco anstataŭ vendado, por aliforma konservado. Hodiaŭ ne plu.

Nuntempe la helpantoj kun siaj maŝinoj atakas la kampojn kvazaŭ armeo. En komuna takto, senhalte, meĥanike, ili trakombas la terenon. Kio aspektas vendebla, tion ili enkestigas, survojigas. La resto falas grunden, destinita al pereo, tiel ke la kampoj similas ja al batalkampoj. Tiu ĉi resto ofte superas kvante la tutan vendeblan jaran rikolton.

Fruktoj

Ĉiam pli evidentiĝas, ke la iama lukto kun la naturo fariĝis batalo kun la merkato. Se la merkato ne volas, ne bezonas, havas aliajn preferojn, eĉ la plej belaj fruktoj ne akiras aprezon. Modernaj agraj fabrikistoj kompatas sian bankkonton, ne siajn belajn fruktojn. Se rikolto ne estas bonpreze vendebla, la fabrikistoj rigore detruas ĝin, esperante, ke la venonta sezono kompensos la aktualan perdon.

Ankaŭ tiu postkamparana mondo funkcias laŭ la reguloj de la kapitalisma ekonomio. La kialoj por la detruado povas varii: troa produktado, maltrafo de la bezono, eksterlanda konkurenco, perdo de freŝeco, malkonvena konsisto, nekontentiga prezo – ĉio rezultigas la saman pereigon.

Plugmaŝinoj

En la menciita distrikto aŭtune estis videblaj ĝishorizonte terpomkampoj kun elterigitaj fruktoj belegaj kaj sanaj, tamen ne rikoltitaj. Jam venonttage gigantaj plugmaŝinoj ĉion reenterigis. Same okazis al laktukobedoj kaj al multaj kampoj kun rafanetoj, eĉ jam vendoprete kunligitaj.

La romantika bildo pri iamaj feliĉaj familiaj bienetoj certe ne povas esti modelo en funde ŝanĝiĝinta mondo. Sed kie la nutraĵo fariĝas nur objekto de spekulado, perdiĝas homaj valoroj, gravaj por socia kunekzistado. Nutraĵo ne estas simpla varo, ne senlime regebla konsumaĵo. Tion nepre rekonu en la estonteco loĝantoj de homfaritaj paradizoj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prezoj prezidantaj

Aŭkciitaj estas objektoj, i.a. aŭtoj, komputiloj, fotiloj, mebloj kaj artaĵoj, ne plu bezonataj, kiuj apartenis al litovaj prezidantoj. La aĵojn iam pagis impostpagintoj de Litovio.

Partoprenis la prezidejan aŭkcion ĉ. 200 aĉetemuloj. Plej grandan intereson vekis la 20 aŭtomobiloj, aparte la grizkolora ĵipo „Nissan Patrol” de eksa prezidanto Algirdas Brazauskas. La prezo komenciĝis ĉe 900 eŭroj tamen fine atingis pli ol 8000.

Venditaj estas ankaŭ du rafinitaj lampoj, kiujn iam elektis la edzino de la elpostenigita prezidanto Rolandas Paksas. Ilin oni vendis kontraŭ pli ol 500 eŭroj. Eĉ nefunkciivan neĝo-forigilon akiris juna viro. Komence ĝi kostis 15 eŭrojn, sed la prezo altiĝis ĝis 460.

Kelkajn aĵojn oni ne volis, inkluzive de dormoĉambra meblaro. Tamen entute la aŭkcio rikoltis ĉ. 26 000 eŭrojn por la prezidejo kaj por la ŝtata kaso.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Finfine fiksite

Ratifis finfine la parlamentoj de Kosovo kaj Makedonio interkonsenton pri la komuna landlimo ĉirkaŭ 170 km longa. Jen la unua tia landlima traktato inter Kosovo kaj najbara lando. Ankoraŭ ne estas difinitaj la landlimoj kun Montenegro kaj Serbio. Tiu kun Albanio, tamen, estis fiksita, kiam ekekzistis Jugoslavio.

Serbio daŭre konsideras la limojn administraciaj, ne ŝtataj. Montenegro antaŭ nelonge starigis tabulojn kun la devizo „Bonvenon al Montenegro” 500 metrojn ene de Kosovo, kio provokis protestojn de la popolo kaj de la registaro en Priŝtino.

Ekde 2002 ekzistas interkonsento inter Makedonio kaj Serbio, tute neglektanta la registaron de Kosovo, per kiu ĉi-lasta perdis ĉirkaŭ 2500 hektarojn apud la vilaĝo Dabelden. Tiel la domoj restas en Kosovo, la kampoj en Makedonio.

Dume Makedonio, agnoskinte la sendependecon de Kosovo, ankoraŭ ne establis kun ĝi diplomatiajn rilatojn. Nun, ĉar la landlimo estas difinita, oni baldaŭ starigos ambasadejojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Frandaĵo por kleruloj

Antaŭ deko da jaroj, en 1998, aperis tre promesplena poemaro, Sur Parnaso, kaj la antaŭparolo de William Auld klasis ĝian aŭtoron kiel poeton ĝisostan kaj vere dediĉitan al sia arto. Temis tiam pri ses poemcikloj, plejparte el sonetoj, tamen kun ne malgrava parto el rondeloj; la temoj estis pri socio, kontraŭ la milito, pri la esperantista medio, pri amatino. Surprizis tiam la kapablo ĵongli per la vortoj, la ne kunigo, tamen apudigo de bildoj kaj vortradikoj, la peno trudata al la leganto kompreni la delikatecon de iuj bildoj, la sinsekvon de emocioj, la aluditajn eventojn, spegulantajn ofte nur epizodojn de kroniko, ne ja mondskuajn faktojn. Ne temis tamen tiam pri absoluta debuto; la aŭtoro, Timothy Brian Carr, angla bibliotekisto, ĉeestis jam, eĉ se lastapaĝe, en la dua eldono de Esperanta antologio, kiu registras poemojn ĝis 1981: li do aperis tie kiel lasta alveninto (fakte nur en 1981 li aperas en la poezia kampo), per unu sola kontribuo. Kiu tamen atentis tiun kontribuon, povis facile prognozi, ke tiu poeto havas multon dirindan. Liaj tiamaj versoj spegulis samreflekte kaj la denson de Miĥalski kaj la muzikon de Hohlov.

La kariero de Carr pluis diversrevue: premiita en Belartaj Konkursoj kaj en la Floraj Ludoj ekde 1985, konstanta kunlaboranto de Fonto kaj de Literatura foiro, al li estis dediĉitaj pluraj recenzoj, kaj li estis menciita en eseoj pri la lastatempaj atingoj de la esperanta poezio. La rigoro de lia versado igis lin gajni la nomon de novparnasisto kune kun la poetino Krys Ungar, dek jarojn pli juna ol Carr naskiĝdate kaj duonon de tiom poezidebute.

237 sonetoj

Kiuj estas do la karakterizoj de ĉi tiu nova versvolumo, venanta, kiam la poeto jam preterpasis la sesdek-kvinan jaron? Nu, tutunue temas nur pri sonetoj: ducent tridek sep (!) sonetoj. Eĉ en naciaj literaturoj malfacile troveblas tia kvanto da fiksformaj poeziaĵoj ĉe unu sola poeto. Due: dum la unua kolekto estis dividita laŭ cikloj, la nuna dividojn ne havas, kaj la poeziaĵoj estas apudigitaj preskaŭ sen videbla kriterio: nek de temo nek de tempo. Surprizas ankaŭ, ke pluraj sonetoj venas de tempo antaŭ la apero de la unua poemaro.

La perfekteco de la ritmo, de la versado, de la rimoj, de la akcentoj iĝis preskaŭ obsede rigora: neniu elizio, la vortoj fluas facile kiel pura akvo; elizioj ja mankas, sed kunmetitaj vortoj eĉ tute nekutimaj abundas. Sed por ĝui tiom da estetikaj kvalitoj la leganto devas sidi komforte, havi ĉe si jarkolektojn de sportaj gazetoj, vortarojn anglan, francan, latinan kaj italan kaj de la lingvoj (iam) parolataj en regionoj de Britio kaj Francio, koni la latinan lingvon aŭ almenaŭ ofte ripetitajn latinajn frazojn, koni Iliadon, Odiseadon, Eneidon, Danton, Ŝekspiron, la anglan literaturon, francajn aŭtorojn ktp. Nu, eble tion oni povus postuli de tre klera okcidentano, kiu studis en klasika liceo; kaj tiel kompreni, ke timeo Danaos et dona ferentes estas „mi timas helenojn, eĉ kiam ili alportas donacojn” (tradukoj de tiuj „dediĉaj” frazoj apenaŭ estas).

Dolĉversaj puzloj

Alia defio estas la esperantigo de la propraj nomoj, kio ne estas tute kutima en nia lingvo: do leganto devas diveni, ke Joĉjo Halideo estas Johnny Hallyday, mondfama rokmuzikisto; ke Ĵandarka estas Jeanne d'Arc, Kopoidoj estas la idoj de Kopa, franca futbalisto fama antaŭ kelkdek jaroj; kaj ke Ĉeniero estas Andreo Chenier ktp. Kaj krome nepras scii pri filmoj kaj aktoroj, pri muzikistaj bandoj, pri sportaj, precipe futbalaj matĉoj, gajnitaj aŭ malgajnitaj de la francaj aŭ britaj naciaj teamoj dum sia historio; nepras koni la tiamajn ludantojn, kaj je kiuj respektvaj poentoj finiĝis la matĉoj ktp. Se leganto tion ne konas, li troviĝas antaŭ tre dolĉversaj puzloj, tre belsonaj vortoj, tre graciaj kaj tute malbanalaj rimoj, sed laŭsence ofte nedeĉifreblaj poemoj, ĉar la aludoj estas obskuraj. Li trovos puran formon, plej altan estetikon, komplezan al si mem: Certe Carr perceptas tian poezipurecon kaj fieras (prave) pri ĝi, sed oni havas la impreson, ke li verkas nur por si kaj por elita aro da altkulturaj konsumantoj. Do prefere oni lasu sin luli per la muziko de la versoj ol klopodi kompreni la politikan aŭ sportan aŭ teatran eventon, kiun tiu versmelodio aludas. Paĝon post paĝo la leganto renkontiĝos kun la itala opero kaj kun la filmoj de Laurence Olivier, kaj kun multo alia. Yvonne estas virino, kiu aperas, sub la nomo Ivona, en la dua duono de la libro. La amo estas pli intuiciata ol rakontata, sed tiu estas la plej bela parto de la sonetaro.

Konscie pri la fakto, ke multegaj aludoj estas nekompreneblaj al la ĝenerala publiko, Carr enmetis kelkajn klarigajn notojn, sed vere ili apenaŭas. Jen unu lia soneto, titolita Elizabetano, kiu havas franclingvan unulinian enkondukon el Niderst pri Racine:

Ombrante Ilirion per komploto
li persektas sobran Malvolion.
Ŝajlokon reduktinte al bankroto,
li trudas al li sian religion.
(Cirkestro de pajaco sur golgoto
se bistro ŝanĝas viron en bestion.)
Per peĉo de malica patrioto
li skribas pri Ĵandarka kalumnion.
„Ree, amikoj! Ree en la breĉon!”
Ĉu li komandus futbalhuliganojn?
Anglio plu eksportas sian feĉon,
li apartigas por la loka bando
francojn, nigrulon, judon, puritanojn.
Venkinta duko mankas ĉe normando.

En aliaj sonetoj la ritmo vin trenas impulse: preskaŭ sen spirpermesa interpunkcio, tiel ke vi ensorbas tro rapide la versojn, kaj devas relegi. Ĝuu la ritmon kaj la fluon malrapide; ĝi indas vian halton kaj atenton.

Carlo MINNAJA
Timothy Brian Carr: Yvonne. Rotterdam, Bero, 2009, 252 paĝoj broŝuritaj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Princo de rakontoj

Internacian premion pri beletro gajnis la albana verkisto Ismail Kadare. La 73-jaraĝulo ricevis la premion „Princo de Asturio 2009” dum ceremonio en Hispanio. Pri la verkaro de la premiito notis la ĵurio: „Kadare rakontas per ĉiutaga lingvaĵo, sed plene de lirikismo, la tragedion de sia tero.” Kadare sukcesis gajni la premion inter pli ol 30 kandidatoj el diversaj landoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Repatrujigu la patrinon ...

Revenigi la ostojn de Patrino Terezo al Albanio celis lastatempe la albana registaro. La bonfarinto naskiĝis kiel Agnes Gonxhe Bojaxhi en Skopjo (nun en Makedonio). En 1928 ŝi foriris al Irlando kaj fariĝis monaĥino. Ŝi mortis en 1997 en Barato kaj estas tie entombigita.

La albana reĝimo komunisma dum 45 jaroj malpermesis al ŝi viziti la landon, kie vivis kaj mortis ŝiaj familianoj. Nur en 1989 ŝi vizitis Albanion, kiam la reĝimo klopodis prezenti al la mondo pli liberan impreson. Poste ŝi plurfoje revenis kaj starigis en Albanio bonfarajn organizaĵojn.

Aŭtoritatoj en Barato negative respondis al la albana propono. Tamen Albanio ankoraŭ esperas konvinki Baraton pri siaj rajtoj. Cetere la albana registaro provas revenigi la ostojn de ĉirkaŭ 30 aliaj eminentuloj ekzilitaj de la komunisma reĝimo kaj eksterlande mortintaj. Ili inkluzivas eksan reĝon, Ahmet Zogu, kaj eksan ĉefministron, Theofan Stilian Noli.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Psikologia mistrafo esperantlingva

„Ĉu necesas psikologa rethelpo esperantlingva?” demandas Adam Kiss (MONATO 2009/10, p. 20). Mi serioze dubas.

Dekomence la aŭtoro agnoskas, ke konceptoj pri psika normaleco kaj nenormaleco (malsano) estas grandparte relativaj: difinoj malsimilas inter diversaj kulturkomunumoj, eĉ inter malsamaj tempoperiodoj ĉe sama kulturkomunumo. Gravas ankaŭ, ke la propra kulturo de la psikologo signife partoprenas kaj influas lian helpocelan intervenon ĉe malsanulo.

Ege surprizas do la konkluda propono pri ebla starigo de nova „interkultura psikologa servo”, des pli perreta! Konsternas min la penso pri psikologo el Kanado – ekzemple – provanta perrete flegi psike malsanan japaninon, „danke al Esperanto” ... Bonŝancon!

Kapturno ankaŭ rezultas el aludo al ia „esperantista popolo”, kies anoj – konjekteble – suferus de aparte interesaj psikaj problemoj. Danĝera lingvo, tiu!

Laŭ mi, tia propono tute mistrafas. Plej verŝajne ĝi rivelas personan intereson de la aŭtoro pri intelektaj interŝanĝoj pri psikologio kun Esperanto-parolantoj diverslandaj. Tute bone. Tamen estas dubinde, ke ĝi rilatas kuracadon. Mi proponas, ke li starigu novan fakan asocion aŭ tiucelan retpaĝaron anstataŭ nova psikologa retservo.

Jean ALAIN
Kanado

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Alain el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pinta virino

Elektita en oktobro estas virino kiel ĝenerala sekretario de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Irina Bukova, diplomato kaj politikisto bulgara, prezentis sin dum la 35a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo kiel produktaĵo de oriento kaj okcidento, kaj devenanta de lando, kie kunvivas kvar religioj, kaj de sistemo, kiu konis kaj komunismon kaj tutmondiĝon.

La festparolado de Bukova disvolviĝis en la franca, angla, hispana kaj rusa lingvoj. Tio venigis tondrajn aplaŭdojn, ĉar ĝenerale uzataj estas la angla, malpli la franca (eĉ se Francio voĉdonigis, ke la Unesko-dungitoj en Parizo konu la du laborlingvojn, anglan kaj francan). Tamen neniam ĝis nun estis uzata la rusa ĉe tiu ĉi pinta nivelo.

Renovigi

Omaĝe al la antaŭa ĝenerala sekretario, Koïchiro Matsuura, venis laŭdoj el la tuta mondo pro lia rolo renovigi la UN-sistemon, atenti pri monda heredaĵo (materia, nemateria kaj subakva), kaj doni prioritaton al Afriko kaj al instruado de knabinoj.

La sidejo de Unesko prezentis en la ĉefa halo ekspoziciojn pri la diversaj fakoj kun prelegoj, invitoj de fakuloj, filmoj aŭ debatoj. Tiuj aranĝoj estis kvazaŭaj spiroj en ampleksa programo, kiam ambasadoroj, ministroj aŭ delegitoj de la landaj komisionoj diskutas pri antaŭdeciditaj rezolucioj. Cetere ili gravigas la rolon de la funkciuloj, kiuj laboras en la sekretariato, kaj kiuj englutas du trionojn de la buĝeto, dum restas nur triono por plenumi Unesko-programojn.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu satanisto povas administri ekleziojn?

Ŝajne en Slovenio tio estas ebla. Mi estu justa: ne temas nepre pri vera satanisto, sed pri akuzo de unu el ekzistantaj religiaj komunumoj en Slovenio; kaj ne temas nur pri eklezioj – do kristane nomataj komunumoj – sed pri ĉiuj en la ŝtato troviĝantaj religiaj komunumoj, inter kiuj finfine troviĝas ankaŭ la satana kulto.

Antaŭ nelonge la slovena ĉefministro Borut Pahor por la direktora posteno de la Oficejo por Religiaj Komunumoj nomumis iaman ĵurnaliston kaj deputiton en la slovena parlamento Aleksandron Gulić, sin proklamintan ateiston kaj portanton de satanismaj simboloj. Ĉefministro Pahor estas cetere estro de la slovena socialdemokrata partio, kies origino ne estas la okcidenteŭrope kutima demokrata tradicio de socialdemokratoj, sed la iama Ligo de Komunistoj, kiu post falo de sia monopola pozicio en Slovenio en la jaro 1989 kolorigis sian kvinpintan stelon flave anstataŭ ruĝe kaj sin reformis ankaŭ nome al Unueca Listo de Socialdemokratoj, el kiu fine eliris la nuna partio de socialdemokratoj.

Konfuza situacio

Tion oni devas scii por iomete kompreni la komedion, kiu en lasta tempo prezentiĝis sur la slovena politika scenejo. Por iomete klarigi la konfuzan situacion, ni aldonu la informon, ke tiu ĉi oficejo ne estas demokratia organo de religiaj komunumoj, sed administra organo de la registaro por havi pli bonan superrigardon pri la scenejo de religia vivo en la lando kaj por kunordigi rilatojn de la ŝtato al unuopaj religiaj organizaĵoj. Tiel la oficejo samtempe estas kontrolorgano de la registaro kaj samtempe poŝtkesto al kiu unuopaj religiaj organizaĵoj sendu siajn postulojn, petojn, kritikajn rimarkojn kaj protestojn.

Dua grava apudinformo estas, ke normale demokratiaj kaj juraj ŝtatoj tiajn oficejojn ne havas; tiu ĉi estas postrestaĵo el la tempo de komunisma diktaturo en Slovenio inter 1945 kaj 1989. Tiam troviĝis simila organo, komisiono por religiaj aferoj, subordigita ĉe la tiama transmisia kvazaŭpartio Socialista Ligo, kiu komplete obeis la regantan Ligon de Komunistoj. Kompreneble la tiama organo havis multe pli opresan rolon ol la nuna oficejo.

Katolika protesto

La problemo estiĝis, kiam Pahor forgesis sian inviton al la antaŭa direktoro de la oficejo, d-ro Ĉepar (rom-katoliko), ke li ankaŭ en sekva mandato estu ties direktoro, ĉar ne estis riproĉoj flanke de aliaj religiaj komunumoj, ke li oficus partiece, kaj eĉ islamanoj esprimis kontenton pri lia laboro. Sed la forta kontraŭkatolika grupo premkonsilis la ĉefministron ŝanĝi sian unuan decidon kaj nomumi personon, kiu plaĉis al tiu grupo de ateismaj malvastuloj. Tiam la rom-katolika eklezio en Slovenio levis sian protestan voĉon, riproĉante al la nomumito satanisman apartenon, ĉar li kiel hobia motorciklisto iufoje surportis ĉemizon kun anglalingva surskribo SATAN'S BROTHERS (= fratoj de Satano). Motorciklista klubo sub tiu ĉi nomo antaŭ jaroj fakte ekzistis, sed Gulić asertas ne aparteni al tiu klubo formalanece.

Sed ŝajnas, ke la vera motivo de la protesto ne estas la karnavaleca ĉemizo, kiu eventuale ne estas la plej konvena uniformo por direktoro de registara Oficejo pri Religiaj Komunumoj, sed la leĝproponoj de Gulić en la tempo de lia deputita mandato. Li proponis ŝanĝojn de la prireligia leĝo, kiu estu pli elasta kaj ebligu ankaŭ al tre malgrandaj religiaj grupoj konstituiĝi kiel egalrajtaj eklezioj aŭ religiaj komunumoj antaŭ la leĝo, kio havus ankaŭ financajn konsekvencojn: ja en tia okazo la respubliko pagus por pastroj de tiaj etaj komunumoj asekuran kontribuon, kiel tio nun okazas por ŝtate registritaj komunumoj kaj eklezioj. Kaj paralele temas evidente pri tio, ke la rom-katolika eklezio el sia statistika grandeco – pli ol 60 % apartenas al ĝi – konkludas, ke troviĝas rajto aŭtomate proponi sian kandidaton por tiu posteno kaj ke la registaro devus tion observi por ne esti akuzita agi kontraŭkatolike.

Kompleta nekompreno

La tuta karnavalaĵo montras jenajn kontraŭdirojn de ĉiuj partneroj, troviĝantaj en ĝi: La registaro de la ekskomunista koalicio montras kompletan nekomprenon pri la demokratia principo de disigo inter ŝtato kaj religiaj komunumoj kaj eklezioj. Unuflanke ĝi daŭre konservas postrestaĵojn el la komunisma reĝimo, kiel la oficejon, aliflanke ĝi komprenas la principon de disigo negative, kiel en la komunisma pasinteco. La nomumo estis signalo de tia negativa sinteno rilate religiojn.

La nomumito Gulić troviĝas en certa kontraŭdiro. Se li vere estas ateisto, kiel li daŭre proklamas, tiam lia elekto de simboloj montras strangan bildon pri ateismo – aŭ tamen precize la ĝustan: satanisman? Eĉ se oni al li kredas esti nur ateisto, leviĝas la logika demando: kian intereson ateisto povas havi, prizorgi religiajn komunumojn? Por vera ateisto ĉiu religio estas strukturo de popola stultigo kaj memstultigo, de popola opiumado kaj memopiumado, kiel asertis Marx kaj Lenin. Se Gulić tion ne scias, li ne kompetentas esti direktoro; se li scias, do li blufas kaj mensogas.

La rom-katolika eklezio forgesas teologian fakton, ke laŭ la biblia kriterio satanisto estas persono ne nur per tio, ke li demonstras ĉemize aŭ per formala aparteno al iu komunumo, kultanta Satanon, sed jam per tio, ke li ne estas novnaskita kristano laŭ la normoj, starigitaj de Jesuo Kristo mem. Kaj en tiu senco ankaŭ direktoro kun rom-katolika deveno apartenus al la sama kategorio kiel Gulić.

Ĉu bezonata oficejo?

Sed ĉiuj partneroj de la slovena religi-ŝata komedio havas ankaŭ unu komunan problemon. Neniu el ili starigis demandon: unuflanke ĉu demokratia kaj jura ŝtato bezonas tian oficejon – kaj aliflanke ĉu eklezio, kiu ne nur laŭnome, sed ankaŭ laŭ la kriterioj, priskribitaj en la biblio, estas fondita kaj daŭre gvidata de Jesuo Kristo, bezonas tian oficejon? La respondo estas klara: Nek vere demokratia kaj jura ŝtato nek vere kristana eklezio tion bezonas. Per tio la maskoj kaj kostumoj de la tuta teatra ensemblo falas – la komedio finita!

Vinko OŠLAK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kuraĝa subskribo

La 4an de novembro 2009 estis subskribita interkonsento inter Slovenio kaj Kroatio, kiu finas preskaŭ 20-jaran disputon pri maraj limoj neniam fiksitaj inter unuopaj respublikoj de iama Jugoslavio.

Ne povinte interkonsenti, la du registaroj transdonis la problemon al arbitracia tribunalo starigita de Eŭropa Unio. Ambaŭ landoj akceptis la decidon de la tribunalo, kiu nun konsideru la neceson trovi por Slovenio manieron kontakti la internacian maron. Tamen ĝuste el tiu ĉi frazo fontas grandaj internaj problemoj en ambaŭ ŝtatoj.

Ekstremaj partioj kaj politikistoj en ambaŭ landoj proklamas respektive la kroatan registar-prezidantinon kaj la slovenan prezidanton perfidanto de sia lando. Tamen la frazo ne diras, ke Slovenio havos fizikan maran koridoron, por ke ĝiaj ŝipoj navigu al la bordo de Slovenio kaj ne traveturu fremdan maron. Tial Slovenio ne certas, pri kia markontakto temas.

Internacia juro

Ankaŭ kroatoj nervoziĝis. Laŭ internacia juro Kroatio verŝajne havus maran limon kun Italio kaj malebligus al Slovenio atingi internaciajn akvojn. Sed laŭ la nova interkonsento povas esti, ke la tribunalo decidos lasi al Slovenio koridoron inter Italio kaj Kroatio. Alivorte ĝi decidos, ke eble Kroatio ne havos rektan maran landlimon kun Italio.

La afero produktos ankoraŭ multajn kverelojn en ambaŭ landoj. Tamen ĝi estas historia momento. Laŭ la sveda prezidanto de la registaro, la subskribo „estas signo de politika kuraĝo”, ĉar la prezidantoj de Slovenio kaj Kroatio politike multon riskas.

Restas aliaj komplikaĵoj. Antaŭ ol Slovenio definitive ratifos la interkonsenton, tieaj dekstraj opoziciaj partioj minacas postuli referendumon pri la akcepto de Kroatio en Eŭropa Unio. Pro la marlima konflikto multaj slovenoj malŝatas kroatojn kaj la rezulto de referendumo tia estus tutcerte negativa. Tamen la referendumo en Slovenio estas nur konsulta kaj ne devigas la parlamenton akcepti popolan postulon.

Reciprokaj rilatoj

Se fakte Slovenio ja blokus la kroatan eniron en EU, tio prokrastus ankaŭ la finan solvon de la landlima problemo. En la nuna interkonsento troviĝas frazo, ke la arbitracia tribunalo eklaboros nur kiam Kroatio jam estos membro de EU. Tio siavice daŭre malbonigadus la reciprokajn rilatojn inter la du ŝtatoj.

Tamen, malgraŭ kriado kaj kvereloj, kiuj ankoraŭ kelkajn jarojn venenos la rilatojn inter la du landoj, la nuna interkonsento kondukos al definitiva solvo. Post du aŭ tri jaroj Kroatio iĝos EU-membro kaj kelkajn jarojn poste la arbitracia tribunalo decidos pri la aliro de Slovenio al la internacia maro. La decidoj ne ĉiujn kontentigos, sed fine ja estos fiksitaj la limoj – kaj ambaŭ landoj membros en EU.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiom da elektroniko?

Antaŭ nelonge ni aĉetis poŝtelefonon por nia nepino, ĉar ĉiuj ŝiaj amikinoj jam delonge posedas tian aparateton. Do ankaŭ ŝi devas havi, ĉar sen ĝi evidente la vivo de 12-jarulo estus mizera. Ŝi havis klaran imagon pri la minimuma ekipo: oni devas ne nur telefoni, sed ankaŭ foti, aŭskulti muzikon, produkti filmetojn, skribi mesaĝetojn per poŝtelefono. Kiam komence (dum pluraj semajnoj) ne bone funkciis telefonado, tio ne multe ĝenis ŝin; gravis, ke ŝi povas foti kaj filmi, instali muzikon – kaj ĉion ĉi konstante ŝi fiere prezentis al ni. Tiam mi komprenis, ke poŝtelefono estas precipe ludilo. Efektive estas nun tre malfacile akiri poŝtelefonon, per kiu oni nur telefonas. Tamen kelkaj produktistoj intertempe proponas denove tiajn simplajn telefonilojn por malmodernaj homoj. Sed ordinare poŝtelefonoj estas nun plenŝtopitaj per akcesoraj programoj, tiel ke oni devus trovi tute alian nomon por ili.

Fakte ja abunda elektroniko troviĝas nun en preskaŭ ĉiuj aparatoj kaj maŝinoj. Ekzemple, niaj lavmaŝino kaj manĝilarlavilo proponas dekojn da programoj. Por ni ja sufiĉus kelkaj programoj: por blanka tolaĵo, por bunta, je 30 kaj 60 kaj 90 celsiaj gradoj. Sed estas 23 diversaj programoj, kvankam ni uzas maksimume 5 diversajn. Tamen ni, aĉetante la maŝinon, devis ja pagi ankaŭ la ceterajn 18. Kaj kiam ekestis eta difekto, la mekanikisto elprenis la kompletan komputileton kaj metis novan en la maŝinon. Li ne kapablis ripari nur la difekteton. Ankaŭ nia aŭtomobilo havas tiom da elektroniko, ke ni devus dum horoj studi la instrukciojn – kaj tamen ĝis hodiaŭ mi ne kapablas simple manipuli la radion en ĝi. La rapidometro sur la biciklo de mia edzino kostis nur ĉirkaŭ dek eŭrojn, sed havas pli ol 20 funkciojn, el kiuj ŝi bezonas nur 3. Sed instali ĝin mem ni ne kapablis, estis tro komplike.

Mi demandas min, ĉu ne ĝustas, ke en modernaj aparatoj malpli da elektroniko estus pli bone. Por resti ĉe la poŝtelefono: ĝiaj fotoj estas miniaturaj kaj mizeraj kompare kun tiuj de normala fotoaparato, ĝia muziko estas mizera kompare kun tiu de kompakta disko ktp. Do kial ne produkti aparatojn kun nur tiuj funkcioj, kiujn ni vere bezonas kaj volas havi? Nia nepo havas rapidometron kun nur kvin funkcioj, kiu estas facile instalebla; li estas tre kontenta. Sed ĝi kostis multe pli ... Ho kia renversita konsumomondo! Kaj atendas nin novaj superelektronikaĵoj, ekzemple nova televidilo kun eĉ pli akraj bildoj. Por tia eta kvalitosalto mi devus pagi plurajn centojn da eŭroj – ne, dankon!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La verde farbita birdo

Kiam mi legis – estis tasko en la kadro de universitata kurso pri monda literaturo – la verkon La farbita birdo de Jerzy Kosinski, mi estis tre kortuŝita sed plena de duboj. Temas ja pri romano. Neniu infano povus havi tian kruelan danĝeran vivon kaj tamen atingi virecon kaj iĝi intelektulo. Nun mia samgrupano instruis al mi, ke realo povas esti pli kruela, pli nekredebla ol iu ajn sonĝita romano. Post legado de „La longa vojaĝo” la farbita birdo eĉ iom paliĝis, almenaŭ perdis sian okulfrapan ruĝan koloron!

La pala najbaro

Mi estas membro de la Verda Stelo, la antverpena Esperanto-grupo. De tempo al tempo mi tie renkontas simplan ĉiutagan homon, kies vivon mi imagis ĉiutaga. Iam, post prelego en Hago, en la domo de Internacia Esperanto-Instituto, li invitis min al vojaĝo hejmen, en sia aŭto. Denove li aspektis al mi ĉiutaga homo, iom nigra – mi ne parolas pri lia haŭto, sed pri lia interno ... ĉar li neniam montris rideton – sed tre inteligenta kaj tre afabla. Hazarde mi sciiĝis, ke li publikigis aŭtobiografion, kaj ĉar ĝi kuŝis antaŭ mi en stando Esperanta dum kulturbazaro, mi iom foliumis la libron kaj iom eklegis ĝin. Kion sepdekjarulo ja povas memori kaj trovi rakontinda pri la dek komencaj jaroj de sia vivo? Almenaŭ mi preskaŭ nenion memoras pri tia foreco! Sed ... ŝajnas, ke tio nepre dependas de la tiamaj travivaĵoj. Eĉ en juneco spertoj povas esti tiel penetraj, ke ili gluiĝas dum la tuta vivo, kaj verŝajne daŭre elradias influon! Samtempe mi konsciiĝis pri la fakto, ke ni scias tiel malmulton pri tiuj, kiuj ofte apudas nin!

Kaŝita historio

Imagu: vi estas kvarjara, milito minacas, la patro soldatiĝas, sed tuj estas resendita hejmen, ĉar oni konstatis ĉe li tuberkulozon ... la patro decidas iri al Svislando por resaniĝi post la morto de la plej juna infano, ĉar li konscias, ke li infektis, senscie, la bebon kaj ne deziras infekti la edzinon kaj la aliajn kvin infanojn (la kvina sin anoncis sed ankoraŭ ne naskiĝis) ... oni konstatas plie ... ke vi, kvarjarulo, havas minacan makuleton sur unu el la pulmoj ... kaj panjo, malgraŭ tio, ke jam estas milito, sukcesas sendi vin per trajno al paĉjo ... sed sola, sub (neplanita) bombardado kaj aliaj minacoj ... Mi neglektis interpunkcion, ĉar la rakonto tiel supersaltis min, ke mi ne sukcesas kaj ne volas spiri ... Tiel koŝmara la vojaĝo estis, ke Eddy neniam sukcesis forgesi la eĉ por kvarjarulo hontindan scenon, ke dum la vojaĝo germanaj soldatoj en la trajno kontrolis, ĉu li hazarde ne portas judan pasporteton en sia pantaloneto ...

Bona ideo

Ne, mi ne rakontos la enhavon pli ... vi mem malkovru ĝin! Mi nur malkaŝu, ke estis ankaŭ periodo de plena silento, de muteco ... kiel en la farbita birdo ... kaj ankaŭ aliloke en la monda literaturo! Interese kaj pripensende! Entute la libro ampleksas malpli ol dek jarojn, sed kiaj jaroj! Ie mi legis reagon de mia amiko Ivo Durwael, kaj li sugestas, ke oni uzu la libron – pro la ĉiutaga lingvo, kiu igas ĝin tre facile digestebla – en daŭrigaj kursoj. Ankaŭ mi pensas, ke tio estus bonega ideo, ĉar ĝi povus esti fonto de treege riĉigaj diskutoj kaj pripensoj. La kelkaj tajperaroj kaj aliaj eraretoj kaj eble kelkaj gramatikaj pridiskutindaĵoj plie bone povas akrigi la atenton de la legantoj kaj de la instruistoj. Pri Esperanto tute ne estas io ajn en la libreto, sed la lingva problemo tamen grave rolas. Dum la jaroj en Svislando Eddy perdis sian denaskan lingvon, kaj do ... ne plu komprenas la patrinon. Sed ne nur tion li perdis dum tiuj jaroj. Fakte daŭre temas pri perdado, sed ... denove ... nepre malkovru tion mem.

Ĝi gustas je pli

Ŝajnas, ke en la nuna momento Eddy verkas daŭrigon de sia aŭtobiografio, kaj al iu li diris, ke en la unua parto li tute ne atingis la kulminon de sia suferado. Bona afero estas, ke mi nun jam estas certa, ke li transvivos siajn suferadojn ... ĉar mi scias, ke li daŭre estas inter ni, kaj silente kaj nigre kaj senrideta vagas kaj ofte apudas nin en la kunvenejo de La Verda Stelo.

Petro DE SMEDT
Eddy Raats: La longa vojaĝo. Travivaĵoj de etulo. Eld. Monda Asembleo Socia, Embres-et-Castelmaure, 2009. 106 paĝoj gluitaj. ISBN 978 2 918300 05 2.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro de Smedt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memore al la viktimoj

En la albana ĉefurbo Tirano okazis en novembro memoriga kunveno dediĉita al viktimoj de komunistoj.

Pereis antaŭ 65 jaroj en 1944, dum la liberigo de Tirano, 37 homoj, i.a. intelektuloj, juristoj kaj ĵurnalistoj. Komunistoj ilin arestis kaj mortpafis ekster iliaj hejmoj en parto de la urbo jam liberigita de partizanoj. Senkulpaj, ili ne rezistis al la komunistoj. La teruraĵo anticipis la forkapton de la ŝtatpotenco fare de la komunistoj kelkajn tagojn poste.

Komunismo ankoraŭ aktualas en Albanio pro nostalgiaĵoj, eldonaĵoj kaj elsendoj. Ĝin flegas ekspartianoj aŭ iliaj gefiloj jam ekonomie fortiĝintaj kaj enirintaj en diversajn politikajn partiojn kaj aliajn instituciojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vizito al Vannes

En nord-okcidenta Francio kuŝas Vannes [van] (bretone Gwened [gŭinjét]) – vidinda urbo kun unika mezepoka parto. La urbo situas norde de la Golfo de Morbihan, profunde eniĝinta en la teron, ĉe Atlantika Oceano. Vannes ekzistas pli ol 2000 jarojn kaj estas unu el la plej malnovaj urboj en Bretonio.

Fine de la 1a jarcento antaŭ Kristo la romianoj fondis setlejon Darioritum sur la teritorio de kelta tribo venetoj (france vénètes), de kiu devenas la nuna urbonomo. Ĝis la 19a jarcento la mara komerco estis por Vannes grava fonto de riĉiĝo. Laŭlonge de la jarcentoj la urbo prosperis per komerco kun Hispanio, Portugalio, Norvegio, Svedio kaj landoj ĉe la Balta Maro. Unu el la ĉefaj specoj de komerco estis la vina. Tamen pro enŝlimiĝo oni senĉese devis modifi la haven-instalaĵojn. Multnombraj ŝipkonstruejoj ekestis sur la kajoj.

Remparoj

En la 3a jarcento oni konstruis remparojn, kiuj ĉirkaŭis la urbon por defendi ĝin kontraŭ atakoj de barbaroj. Tamen kun areo de nur kvin hektaroj ĝi estis ĉefe rifuĝejo. Poste en la 13a jarcento pro plimultiĝo de la loĝantoj, la tiama duko plilongigis la remparojn. Nuntempe nur parto de la muregoj videblas. La cetero estas aŭ detruita, aŭ kaŝita de aliaj konstruaĵoj. Ses rempar-pordegoj konserviĝis.

La Pordego Sankta Vincento datumas de la jaro 1620 kaj estas la ĉefa. Ĝi ne havis defendan rolon, ĉar neniu fortikaĵo estis ene. La pordego havis nur ornaman funkcion. Fronte de ĝi estas ŝildo, ornamita de la urba blazono. En la supera niĉo staras statuo de Sankta Vincento Ferrer, la patrono de Vannes. Poste oni starigis grekstilajn kolonojn laŭ la tiama modo. La Pordego Sankta Vincento malfermas la urbon al la haveno, ĉe kiu troviĝas placo Gambetta kun duoncirkloformaj domegoj el la 19a jarcento. Sur la kajoj staras ŝtonaj aŭ parte lignaj domoj, kiujn konstruigis ŝipposedantoj kaj negocistoj.

La Turo Konestablo staras meze de la orienta remparflanko. Ĝi datumas de la 15a jarcento. Ĝi portas la nomon de la estro de la duka armeo. La turo havas kvin nivelojn, kiujn kunligas du ŝraŭbformaj ŝtuparoj. Ĝi ne estis finita, ĉar la tiama duko de Bretonio, Francisko la Dua, preferis forlasi Vannes kaj ekloĝi en Nantes [nant]. En la unua nivelo estis loĝejo por soldatoj. Ankaŭ en la superaj etaĝoj kamenoj kaj larĝaj fenestroj atestas pri loĝado.

Maldekstre situas la Pulva turo. Oni vidas diferencon en la konstrustrukturo de la murego: malsamajn ŝtonojn, malsamajn krenelojn kaj embrazurojn. Tio atestas, ke la konstruado okazis en du diversaj epokoj.

Paŝante orienten laŭlonge de la remparo kaj la rivero Marle, oni malkovras belajn francstile aranĝitajn ĝardenojn kaj la famajn lavejojn. Tie sub la galerio laboris lavistinoj. Oni reguligis la akvonivelon per kluzo. Malgraŭ la malnovega aspekto la lavejoj datumas de la jaro 1820. Ili estis antaŭ nelonge renovigitaj.

Katedralo

La katedralo superstaras la urbon. En la 15a jarcento, la malnova romanikstila kirko estis renovigita kaj pligrandigita, ĉar pro pliiĝo de la pilgrimado al sankta Vincento Ferrer la preĝejo iĝis tro malvasta. Fronte de la katedralo estas statuo de la Sanktulo. Li estis hispana monaĥo, fama predikanto, kiu vojaĝis tra Eŭropo, farante miraklojn kaj resanigante malsanulojn. Aŭdinte pri li, duko Johano la Kvina venigis lin por klerigi la popolon. Post dujara predikado tra la duklando li revenis al Vannes malsana kaj senfortiĝinta. Vincento Ferrer mortis en 1419 kaj estis entombigita en la katedralo. Danke al la pilgrimado la episkopoj ricevis monrimedojn, kiuj ebligis transformi, pligrandigi kaj ornami la katedralon.

Trabfakaj domoj

En la malnova urboparto oni vidas multnombrajn lignodomojn, kies tegmentoj preskaŭ kuntuŝiĝas. En la mezepoko oni konstruis malmultekoste domojn el ligno, sen najloj laŭ la tekniko de la tenono kaj mortezo. La trabkuniĝo funkciis nur per kejloj. Inter la traboj estis pajloargila mortero, kiu ne estis multekosta. La fundamentoj estis ĝenerale el ŝtono. La etaĝoj estis ofte pli vastaj ol la teretaĝo, pro tio ke la impostoj dependis de la okupita areo kaj krome ne estis granda loĝspaco en la urbo. Alia avantaĝo por tiuj komercistaj domoj: la superaj etaĝoj protektis la montrotablojn de la komercistoj. Fakte, tiam la vendejoj estis sur la stratoj mem antaŭ la domoj. La vendistoj apogis la tablojn al la ŝtona fundamento. La plej granda danĝero por tiuj domoj estis la fajro. Malgraŭ la brulegoj proksimume 170 lignodomoj konserviĝis en la urbo.

Fronte al kastelo Gaillard [gajár] – belega domo, en kiu estas nun antaŭhistoria muzeo – ĉe la angulo de trabfaka domo el 16a jarcento oni vidas skulptaĵon de du personoj, nomitan „Vannes kaj edzino”. Ĝi estas fama simbolo de la urbo. Oni ne scias, kiujn la skulptaĵo prezentas. Verŝajne estis ŝildo, kies mesaĝo estas perdita.

Bazarhalo

La Cohue [koú] estis bazarhalo. Ĝi apartenis al la duko. Dum la 13a jarcento ĝi estis nur vasta halo por vendistoj. En la 15a jarcento la tribunalo, prezidata de la duko, funkciis en la unua etaĝo de konstruaĵo. Tiutempe oni pligrandigis la halon. La bretona parlamento kunvenis ĉi tie pro la forpelo en 1675 el Rennes [ren], la ĉefurbo de Bretonio. La kaŭzo estis, ke la parlamentanoj koleris kontraŭ la plialtigo de impostoj. Nun La Cohue estas pentraĵ- kaj skulptaĵmuzeo.

Elisabeth LE DRU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Elisabeth Le Dru el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kuranta kurento-krizo

Milionoj da brazilanoj spertis malheliĝon, kiam la 10an de novembro 2009 paneis la enlanda elektrosistemo. Trafis la sekva ĥaoso 18 el la 26 brazilaj ŝtatoj, tio estas 60 milionoj da homoj. Surprizis la malheliĝo aparte la vesperan dungitaron, ĝuste tiam elirantan al laborejoj.

La malheliĝon, kiu daŭris depende de la loko ĝis sep horoj, kaŭzis paneo en Itaipu, la plej granda hidroelektra centralo en la mondo. La centralo funkcias per la akvo de la rivero Paraná, kiu fluas eloriente-okcidenten en la suda regiono de Brazilo. Itaipu liveras kvaronon de la tuta elektro de Brazilo kaj preskaŭ la tutan elektron de Paragvajo, lando ankaŭ forte trafita de la paneo. Itaipu respondecas pri 12 600 MW da elektra energio pere de 18 generatoroj.

Kinejoj

Dum la malheliĝo brazilanoj spertis plurajn malagrablaĵojn. La polico de la urbo San-Paŭlo ricevis per telefono 2400 help-petojn dum la unua horo de la malheliĝo. En Rio-de-Ĵanejro 10 000 gelernantoj subite restis sen lumo en klasĉambroj. En pluraj kinejoj spektantoj devis tranokti pro timo iri hejmen sen lumo. Aliaj homoj, kies sola lumo devenis de poŝtelefonoj, restadis dum horoj en liftoj ĝis la interveno de fajrobrigadistoj.

Inter la plej gravaj sekvoj de la ĥaoso ŝokis brazilanojn la mortigo de virino, kiu provis eviti rabiston. Laŭ la polico, ŝi decidis hejmen veturigi amikinon, ĉar busoj kaj trajnoj apenaŭ funkciis. Ĉe la enirejo de la konstruaĵo, kie loĝis la amikino, ili ekvidis rabiston kun armilo. La stiranta virino akcelis la aŭton kaj okazigis kolizion. La rabisto reagis per du pafoj kaj fuĝis. Li forprenis nenion krom la vivon de la virino, kiu provis helpi sian amikinon.

Kafejoj

Tamen ne ĉiuj suferis pro manko de lumo. Furoris aĉetado de kandeloj, kio neniel rilatis al la oftaj brazilaj katolikaj festoj. Kaj, malgraŭ tio, ke kelkaj klientoj de kafejoj forkuris en la mallumo, ne paginte siajn fakturojn, raportis policestroj en la plej grandaj brazilaj urboj, ke ne plimultiĝis krimoj.

La brazila ministro pri minoj kaj energio Edison Lobão [édison lobaŭ] diris, ke kaŭzis la katastrofon malbona vetero en la regiono de la centralo. Tieaj fulmoj kapablis difekti delikatajn aparatojn. Tamen sen apartaj kialoj kelkaj opiniis, ke temas pri atako kontraŭ la komputila sistemo ĉe la centralo. Aliaj volis kredi je politika intereso, ĉar en 2010 finiĝos la mandato de prezidanto Lula. Ne mankis ŝerco, ke Itaipu estis tiam regata de Homer Simpson, la fuŝulo de usona animacia filmo.

Kapablo

Pli fidinde klarigis la krizon José Goldemberg [ĵuzé góŭdemberg], fizikisto, eksministro pri klerigado kaj eksrektoro de la Universitato de San-Paŭlo. Li diris, ke vespere la 10an de novembro la sistemo de Itaipu funkciis je maksimuma kurenta kapablo. Li atentigis pri troa centrado de la elektra energio de Brazilo en malmultaj stacioj.

Laŭ fakuloj, Brazilo havos sufiĉe da elektro por eviti similan problemon almenaŭ ĝis 2013. Tamen jam plurfoje en la pasinteco Brazilon trafis malheliĝoj. En 1999 pli ol 60 % de la lando restis horojn en mallumo. En 2001 kaj 2002 la registaro lanĉis ian ministrejon pri malheliĝo por administri energian krizon kaj solvi la problemon. Sed denove, en 2005 kaj en 2007, malheliĝo trafis pli ol tri milionojn da homoj en la ŝtatoj Rio-de-Ĵanejro kaj Espírito-Santo.

Post la malheliĝo ne silentis la politika opozicio. Ĝi atentigis, ke statistikoj ĉiam favoras la prezidanton, kiu kun aŭ sen lumo tamen fariĝis la plej populara prezidanto de Brazilo. Kredeble, en iu malluma ĉambro kunsidis brazilaj opoziciuloj, diskutante, kiamaniere malŝalti la energion de la laborista respublikestro.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Religiaj eldonaĵoj en librofoiro

Ankaŭ ĉi-jare okaze de tutnacia librofoiro en Tirano pluraj religiaj eldonejoj prezentis siajn novajn publikigaĵojn. En Albanio, la unusola ateista ŝtato enmonde, dum almenaŭ kvaronjarcento (1967-1990), kiam la religiaj institucioj, ankaŭ ties propagando kaj libera esprimado pri Dio kaj kredo, estis severe malpermesitaj kaj punendaj, nun floras ankaŭ la prireligia literaturo. La librofoiraj montrofenestroj kaj standoj estas okulfrape plenaj de diversaj religiaj titoloj kaj ĝenroj: katolikaj, ortodoksaj, islamaj, evangeliaj kaj aliaj. Menciinde estas, ke la publikigaĵoj kristanaj kuŝas tuj apud la islamaj, kio tute ne ĝenas albanojn, kiuj kunvivas harmonie kun sampatrujanoj de diversaj religikredoj.

En la albanan estas jam majstre tradukitaj ĉiuj ĉefverkoj de kristanismo, islamo ks.; plie oni verkis ankaŭ pri aferoj beletraj, sciencaj, historiaj, moralaj, edukaj, organizaj. En la standoj de franciskanoj, ekzemple, oni trovas plurajn verkojn de eminentuloj el la pasinto, kiuj studis etnografion, historion, arkeologion kaj la lingvon de la albanoj dum jarcentoj, kiam la lando suferis longtempe la jugon de la otomanoj, kiuj eĉ ne permesis albanlingvajn lernejojn kaj publikigaĵojn.

La legantoj, scivole, longe staras antaŭ ili por konatiĝi kaj aĉeti librojn aŭ por ĉeesti gazetarajn konferencojn. Hodiaŭ la religio, kiel institucio kaj kredo, estas denove honorinda kaj respektinda, des pli ke ĉe albanoj oni ne konas kverelojn aŭ disiĝojn pro tio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Psikologia mistrafo esperantlingva (2)

„Ĉu necesas psikologa rethelpo esperantlingva?” demandas Adam Kiss (MONATO 2009/10, p. 20). Laŭ mi, tiu demando gravegas, sed ĝi ne vekas sufiĉe da intereso ĉe homoj, kiuj tro facile submetiĝas al „normala kutimo”. Tro ofte homoj ne vidas sian submetiĝon al modo kaj normaleco. Ili ne vidas siajn katenojn kaj sin kredas liberaj, nur marŝante en la moderneca vento. „Mi estas en mia tempo. Niaj prapatroj tajlis ŝtonajn ilojn. Nun ni uzas komputilojn kaj Interreton”, ili diras. Blinde sekvante la modon, ili eĉ indikas nur retadreson, imagante, ke ĉiujn „normalajn homojn” interligas reto. Tion faras Adam Kiss. Sed mi volas esti mi, eĉ se mi ŝajnas nenormala. Mi ne cedas al reta modo. Mi kuraĝas proklami tion, havante nur poŝtan adreson, faksilon kaj mian mensan sanon.

Michel MARKO
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michel Marko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiam komenciĝis la milito?

Naciismo fojfoje forgesigas la plej simplajn faktojn por iel valorigi sian propran nacion. Bardhyl Selimi asertas, ke la dua mondmilito komenciĝis per la invado en Albanion la 7an de aprilo 1939. Tamen en tiu tago Etiopio jam estis okupita de la italoj de post majo 1936 kaj daŭre rezistis. Ankaŭ Ĉeĥoslovakio estis jam okupita de la germanoj unu monaton antaŭ ol Mussolini perfortis Albanion.

En alia mondoparto dum tiu sama 7a de aprilo japanaj kaj ĉinaj armeoj estis batalantaj en Nanĉango, kie 100 000 militistoj mortis. Mi vetas, ke tie neniu rimarkis, ke kelkaj ĝendarmoj albanaj pafis al italaj militistoj en Durrës. La japana militistaro estis atakinta Ĉinion la 7an de julio 1937. Tiel tiu milito inter Japanio kaj Ĉinio, kiu daŭris ĝis la 2a de septembro 1945, estas la plej longa inter du landoj en la dua mondmilito. Ĉiuj tiuj invadoj kaj militoj, kaj ankaŭ la hispana interna milito, estis preludoj al la ĝenerala ekflagro, kiu ja komenciĝis la 1an de septembro 1939, kiam Germanio atakis Pollandon.

Thierry TAILHADES
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭtoro je vere monda nivelo

Mi pensis, ke jam iom mi scias pri la historio de l' 20a jarcento; mi pensis, ke jam iom mi legis pri ambaŭ grandaj militoj, kiuj vundis nian kontinenton tiu-jarcente, pri la sensenceco de la interbuĉado de la Unua Mondmilito, pri estiĝanta Naziismo k.s.; eble mi eĉ pensis, ke mi jam legis pri tio tro, sed mi konstatis, ke denove mia korpo reagas harhirtige: Trevor verkas terure – terure realec-proksime, terure timtremige: oni kunvivas la riskan periodon, kiam Berlino ne nur estis kulturbredejo de Eŭropo plej riĉa, sed ankaŭ nesto de vipuroj plej hida. Oni aŭskultas la raportaĵojn el fora Aŭstralio, el tempo multe pli posta pri grupo ĉirkaŭ maldekstrema revueto Novaj Folioj (la „kajeroj”, kiel amplene oni nomas ilin): legante, oni kunvivas, kunvidas disvolviĝantan memkonscion de junuloj, ŝanĝiĝantajn sintenojn en la socio, ekeston de minacoj kaj danĝeroj ktp. Trevor denove malkovras por ni, kio estis la 20a jarcento.

Kaj en tio li ne nur estas majstra manipulanto (li pardonu la esprimon) pri la montrado de diversaj bildoj, scenoj, kiuj kompletigas unu la alian: ili kuniĝas en impona klimakso. Kaj samtempe li estas stile tre zorgema, ne uzas superfluajn neologismojn, sed, aliflanke, ankaŭ ne nepre limigas sin je minimumo. Almenaŭ mi estas kontenta, ke foje eĉ kelkajn vortojn li uzas nacilingve por iom „kolorigi” la medion. Nur unu veran bedaŭrindaĵon mi trovis: sur paĝo 181 la faman pacifisman romanon Im Westen nichts Neues el 1929 de E.M. Remarque li nomas piednote Nenio nova el okcidento, sed efektive ĝi aperis en Esperanto jam samajare sub pli ĝusta titolo: En okcidento nenio nova. Parenteze, la malmultaj piednotoj ie tie tute ne bremsas la legadon, male: ili utilas. Estas bonvene eĉ en romano legi spicajn detalojn.

Granda ĵurnalisto

La rakontata tempo de la verko iras de „antaŭ la Granda Milito, nun nomata la Unua Mondmilito” (paĝo 15) ĝis en la nunon de la rakontanto, 1990 (paĝo 9). Tiu nuno daŭre rolas fone, kaj tial ne temas pri nur „denove historia romano pri tiuj militoj”. Sed la vera temo estas la personeco de vere granda ĵurnalisto, kia li estis – ĉi Kurt en la romano, la viro, kiu rifuzis eskapi, kiam naziismo ekregis, simple ĉar li kredis, ke „mi devas agi kvazaŭ nun ĉio dependus de mi”. La rakontisto, al kiu ni ŝuldas tiun ĉi verkon, intencis omaĝi al Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la terora reĝimo de Hitler, kaj al lia brila kunbatalanto Kurt Tucholsky. Li gratulinde brile sukcesis. Foje oni kvazaŭ vidas la inteligentan grimac-rideton, kun kiu Trevor – negermano – skribas: „negermanaj legantoj eble bezonas iom da klarigo” (paĝo 91) por doni vere senchavan klarigon. Kelkfoje li eĉ eksorĉas ĉe mi – naskita dum la lasta periodo de l' milito – el obskuraj anguloj de la cerbo etajn memoraĵojn pri tiu fora tempo.

Se Trevor ne jam delonge pruvis sian staturon – ne de simple unu inter la Esperanto-verkistoj, da kiuj nuntempe ni havas plurajn manplenojn, sed de aŭtoro je vere monda nivelo, tiam certe nun tion li montris.

Gerrit BERVELING
Trevor Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2009. 344 paĝoj kudre binditaj. ISBN 978-90-77066-41-6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protektas nur Dio

Fine de oktobro estas vakcinitaj kontraŭ poliomjelito la unuaj infanoj en Burundo. Sekvas kampanjo por vakcini ĉiujn infanojn post la malkovro de poliomjelito en la nord-orienta burunda provinco Cibitoke. La provinco apudas la Demokratian Respublikon Kongo, kie jam estas registrita la malsano, kaj Ruandon.

Pli ol miliono kaj duono da burundaj infanoj ricevis la vakcinon, kiel ankaŭ infanoj en la provinco Sud-Kivuo (Kongo). Tamen en Burundo la vakcinoj ne sufiĉis. La instancoj uzis malnovajn statistikojn, kiuj enkalkulis nek la kreskon de la popolo nek la ĉeeston de hejmenvenintaj rifuĝintoj el Tanzanio.

Okazis dua vakcinado-programo en novembro, kiam la instancoj estis pli bone preparitaj. Tamen multaj gepatroj ne revenigis siajn idojn al la vakcinejoj. Cirkulis onidiroj, ke infanoj vakcinitaj spertas problemojn pri siaj intestoj. Tio ja okazis en unu vilaĝo en la provinco Makamba.

Pekado

Alia problemo fontas el preĝejoj, kiuj instruas, ke nur Dio protektas kontraŭ malsanoj, kaj do ke homaj rimedoj ne helpas. Pastroj eĉ aldonas, ke pekas tiuj, kiuj siajn infanojn vakcinigas. Kaj, malgraŭ la klopodoj de la registaro, multaj gepatroj en vilaĝoj ankoraŭ ne komprenas la gravecon de vakcinado.

Poliomjelito disvastiĝas per konsumado de manĝaĵo kaj akvo infektitaj. Ĝi estas forte infekta kaj facile difektas la imun-sistemon de tiuj, kiuj ne estis vakcinitaj. La malsano endemias en kvar landoj de la mondo: Niĝerio, Barato, Afganio kaj Pakistano.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Familioj je la limo

Laŭ statistikoj Burundo estas inter la plej dense loĝataj afrikaj landoj kun ĉirkaŭ ok milionoj da homoj. Laŭ demografoj, se oni ne limigos la nombron de infanoj, la loĝantaro ĝis 2015 duobliĝos. Tio ne surprizu: en multaj regionoj de Burundo oni ankoraŭ konsideras infanojn kiel riĉaĵon.

En grandaj urboj oni komprenas la rezultojn de multinfanaj familioj. En urboj, kie la vivo pli kostas, infanoj formas ŝarĝon, ĉar necesas pagi edukadon, loĝadon, manĝaĵon ktp.

En vilaĝoj, kie – kontraste al urboj – vivas malmulte da edukitaj homoj, virinoj diras, ke, kiam ili gravediĝas, ili nepre nasku la infanojn. Aliaj aldonas, ke, se Dio volas, ke ili ne nasku, nur tiam ili haltos.

Kuracistoj

La vilaĝaninoj asertas, ke ili naskas multajn infanojn, ĉar duono de la infanoj mortos. Mankas en la vilaĝoj kuracistoj, kaj malsato detruas la imunsistemon de multaj infanetoj. Cetere kelkaj religioj instruas, ke nepras naski kaj tiel plenigi la mondon.

Tamen estas la virinoj, kiuj zorgas pri la bonfarto de burundaj familioj. Kiam ili senĉese gravediĝas, ili ne povas sin kontentige dediĉi al siaj familioj kaj idoj. Kaj, pro la multaj infanoj, mankas sufiĉe da manĝaĵoj, kio siavice malbone efikas sur la sanon ne nur de la patrino, sed ankaŭ de la tuta familio.

Tio signifas ankaŭ, ke fojfoje pli aĝaj infanoj prizorgas pli junajn. Tial la plej aĝaj ne ĉiam vizitas lernejojn kaj, kiam la gepatroj laboras en la kampoj, ili devas prepari manĝaĵojn por la pli junaj gefratoj.

Bazlernejoj

Eĉ kiam infanoj ja iras al lernejoj, grandas la klasoj. Foje ekzistas nur ses instruistoj por 700 lernejanoj. Pro la nepagipovo de la gepatroj, la ŝtato subvencias ĉiujn infanojn en bazlernejoj. Tamen tio ne sufiĉas, kiam la stomakoj malplenas. En kelkaj vilaĝoj, la monda nutraĵo-programo manĝigas lernejanojn.

Tro da infanoj kondukas al la grandurba fenomeno de senhejmaj, surstrataj infanoj, kiuj foje kulpas pri raboj kaj mortigoj. Ĝenerale infanoj tiaj ne scipovas legi aŭ skribi, kaj do lernas nur kiel prepari ordinaran manĝaĵon, kaj – por knabinoj – kiel prepari manĝaĵojn por infanoj. Ili pasigas sian junaĝon, laborante en hejmoj kontraŭ nesignifa salajro, kiun ili plusendas al siaj familioj en la vilaĝoj.

Iniciato

Antaŭ kelkdeko da jaroj ekfunkciis iniciato por interspacigi naskojn en Burundo. Atingita tamen estas preskaŭ nulo. Ĝi sukcesis nur en la grandaj urboj, tamen la ĉefa problemo kuŝas en la vilaĝoj.

Necesas energie kaj forte konsciigi al la popolo, ke nuntempe ne valoras naski infanojn, se ilin oni ne povas prizorgi. Ankaŭ la ŝtato povus interveni por laŭleĝe limigi la nombron de infanoj permesataj al ĉiu paro kaj por puni tiujn, kiuj ne respektas la limon. Tio ja sukcesis en kelkaj landoj, kiel Ĉinio, kie oni regis la senbridan kreskon de la popolo.

Tamen en Burundo la registaro malrekte kontribuas al la terura kresko de la popolo. Ĝi subvencias ĉiujn akuŝojn en publikaj hospitaloj kaj la flegadon de infanoj malpli ol kvin jaraĝaj.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Granda anonima letero

Post vigla kampanjo (MONATO 2009/12), svisaj civitanoj finfine decidis per referendumo aldoni novan frazon al la landa konstitucio: „Malpermesite estas konstrui minaretojn”. La decido ne aplikeblas al la kvar ekzistantaj minaretoj.

Kutime svisoj rifuzas ekstremajn proponojn, sed ĉi-foje majoritataj 57,5 % akceptis diferencigan disponon kontraŭ la islama komunumo. Nur en kvar el la 26 kantonoj (regionoj) la voĉdonantoj malakceptis la proponon: Bazelo, Ĝenevo, Vaŭdo kaj Neŭŝatelo. Rimarkindas ankaŭ, ke ĉefaj urboj rifuzis la proponon.

Tiu ĉi voĉdona rezulto estas granda surprizo. Preskaŭ ĉiuj partioj, firmaoj, sindikatoj kaj la registaro mem kontraŭis la proponon de dekstraj ekstremuloj. Eĉ opini-sondoj ne prognozis la rezulton.

Timo

Ŝajnas, kvazaŭ la voĉdonintoj sendis „grandegan anoniman leteron” al la svislandaj islamanoj. Tiel, kredeble, svisoj esprimis sian timon antaŭ islamanoj viditaj nur en televidaj elsendoj: verŝajne ili neniam vere konatiĝis kun islamaj loĝantoj de sia lando.

Necesas nun pli detale analizi la rezultojn. Svislando ŝajnas esti la unua lando decidinta pri diskriminacia dispono kontraŭ iu aparta religio. Aŭtoritatoj nun antaŭvidas malfacilaĵojn koncerne internaciajn rilatojn kaj komercon de svisaj firmaoj, precipe en Mez-Oriento.

Eblas ankaŭ, ke la nova regulo estos findiskutita ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo. Kvankam minaretoj ne estas devigaj por islamanoj, evidentas, ke tiu ĉi decido estas diferencigo al ili neakceptebla. La vojo estos ankoraŭ longa ĝis finaranĝo de la afero. Tiaj estas la riskoj de rekta demokratio.

Daniel SCHOENI BARTOLI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Daniel Schoeni Bartoli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kosmologio de nia jarcento

Dum jaroj mi konas Manuel Halvelik. Ofte mi renkontis lin en nia loka Esperanto-klubo. Mi sciis, ke li estas erudito, pro liaj intervenoj dum debatoj pri iu ajn temo.

Antaŭ nelonge mi hazarde trovis en la reto tekston lian kun la titolo „Sotragogismo” (www.sotragogismo.net). Temas pri pli ol 400-paĝa dokumento pri kosmologio. Baldaŭ evidentis, ke la enhavo transiras miajn digesteblojn. Mi konfrontiĝis i.a. kun fakvortoj el filozofio, natursciencoj, matematiko ..., kiujn mi ne komprenas, kun mencioj de sciencaj leĝoj, kiujn mi ne konas ... Malgraŭ tio mi daŭrigis trafoliumadon kaj legadon de partoj. Mi konfrontiĝis kun aro da tute novaj ideoj, ĉiufoje argumentitaj per citaĵoj de aŭtoritataj figuroj aŭ kun mencio de nuntempaj sciencaj malkovroj. Halvelik ne timas montri erarojn aŭ mankojn ĉe plej renomaj sciencistoj. Evidente mi ne povus prijuĝi la enhavon, sed per tiu ĉi artikoleto mi esperas instigi sciencistojn konatiĝi kun tiu ĉi riĉenhava verkaĵo.

Jen kion Halvelik mem skribis pri ĝi:

„Temas ja vere pri nova paradigmo, t.e. nova mondbildo kiel siatempe la teorio de Copernicus, kiu ŝanĝis la mondpercepton kaj kune la homsocion. Granda diferenco kun aliaj filozofiaj sistemoj estas ke la mia estas firme apogata de sciencaj donitaĵoj kaj de matematiko.”

Ĝi aperas ĝustatempe en nia homa kulturhistorio, ĉar nur ĵus fizikistaj medioj konstatis kaj certigas, ke la du grandaj teorioj, kiuj regis la pasintan jarcenton, Kvantumfiziko kaj Relativeco, plu ne validas pro internaj sinkontraŭdiroj. Kiu mondbildo ilin anstataŭigu, ili neniel scias kaj tion ankaŭ ne hezitas konfesi. La materiismaj amaskomunikiloj ankoraŭ turnas surdan orelon al tiu katastrofa mesaĝo, ĉar ili ja staras aŭ falas per „La Scienco”. Tio facile eblas, ĉar teknologio plu produktas kaj produktos mirigaĵojn, sendepende de teoriaj fundamentoj. Sed ja frue aŭ malfrue la ŝirma veziko de la „publika opinio” krevos. Ne forgesu: „ideoj regas la mondon”. Do ne timu; kvankam mia verko estas malfacile alirebla, ĝi baldaŭ venos al la surfaco. Fakte, jam relative multaj homoj vizitis mian retejon kaj ankaŭ elŝutis materialon, sed (provizore) sen videbla rezulto. Kredeble enparte ankaŭ pro tio, ke eĉ esperantistoj mem neniel atendas renkonti ion historie decidan en nia verda medio.

Halvelik ankaŭ spertis, ke Esperanto ne sufiĉe precizas por la ĉiam pli rapide aperantaj novaj terminoj. Li proponas adaptojn de Esperanto por la terminologio kaj por la ortografio kaj nomis sian projekton Uniespo (universala Esperanto). Sed la tekstoj enhavas klarigojn pri ne-Zamenhofaj vortoj kaj pri la adaptita ortografio.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Libreto lerneja

Okaze de la 30-jariĝo de la Internacia Centro de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno kaj de la aŭstra prezido de la Sekureca Konsilio de UN en novembro aperis libreto kun instrumaterialoj por mezlernejoj. Preparis la tekstojn fakuloj de la ministerioj pri eksterlandaj aferoj kaj pri instruado, helpe de la informservo de UN en Vieno.

En ĉapitroj, kiuj rilatas al aŭstraj instruplanoj, la gelernantoj ricevas superrigardon pri la historio, strukturo kaj ĉeftaskoj de UN samkiel pri la rolo de Aŭstrio en ĝi.

Simulado

La materialoj, sub titolo „Kune fortaj – Unuiĝintaj Nacioj”, estas verkitaj por infanoj ekde la aĝo de 13 jaroj. Aperas ekzemple kvizo pri simulado de la Sekureca Konsilio, per kiu gelernantoj povas pli bone kompreni la decidajn procezojn en la plej altranga UN-organo.

La aŭstra ministro pri eksterlandaj aferoj, Michael Spindelegger, kiu kunlanĉis la libreton, diris: „Ĝuste la temoj, kiuj la gejunulojn interesas – klimatprotektado, batalo kontraŭ malriĉeco kaj sekurigo de paco – postulas aktivan internacian engaĝon. Ni devas havi la komunan deziron peri ilin al la lernejoj.”

Ekzemplerojn de la libreto oni sendis al ĉiuj mezlernejoj en la lando. Reagoj de instruistoj kaj lernantoj tre favoras.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Narkotaj Dakotoj

En 1980 la usona registaro donacis monon kaj teron en Norda kaj Suda Dakoto al indianaj triboj, kiuj centon da jaroj antaŭe perdis sian tradician terenon. Fakte la nomo de la du ŝtatoj, Dakoto, devenas de la siua „dakóta”, kiu signifas „aliancano”.

Tamen malgraŭ la helpo de la registaro la triboj restas en ekstrema malriĉeco. Senlaboreco atingis 80 % de la tribanoj, kiuj provis kultivi la teron, sed la grundo en la rezervejoj ne tiom facile prilaboreblas kiom en la regionoj okupitaj de blankuloj.

Do en la pasintaj dek jaroj la restantaj siuoj defiis la registaron kaj komencis kultivi kanabon por industria uzo, ekz. ĉe papero- aŭ parfumo-fabrikoj. Tamen evidentiĝis, ke la kanabo estis uzata ankaŭ por krei narkotaĵojn.

Konstitucio

Rezulte, la instancoj eniris la hejmojn de siuoj kaj arestis tribanojn. Sed la usona konstitucio malpermesas, ke la instancoj eniru privatajn hejmojn sen kortuma arest-mandato.

La siuoj plendis ĉe distrikta federala kortumo, sed vane. Pro tio ili daŭre kultivas kanabon, argumentante, ke ilia industria kanabo, ĉerpita de folioj, ne enhavas la pli toksajn ĥemiaĵojn troveblajn ĉe kanabo deprenita de la tigo de la planto.

La kortumo tamen rekomendis, ke la siuoj provu ĉe la usona parlamento, aŭ kongreso. Intertempe, ĝis decidos la kongreso, ŝajnas, ke eliri el malriĉeco ne facilas al la restantaj siuoj.

Elson B. SNOW

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Elson B. Snow el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kurac-ajlo

La t.n. porkan gripon ne evitis Litovio. Homoj ĉie malsaniĝis, krom ĉe unu loko – infanvartejo en la ĉefurbo Vilnius. Eĉ ne unu el la 71 infanoj suferis pro la gripo kaj, kiam oni esploris, la mistero tuj klariĝis. Kiam oni malfermis la pordon de la ejo, trafis la nazon forta odoro de ajlo.

La ajlan rimedon elpensis du junaj vartistinoj. Sciante, ke ajlo protektas kontraŭ virusoj, ili decidis provi ĝin kontraŭ la gripo. Tiel sur la kolon de ĉiu infano ili pendigis kestetojn entenantajn freŝan ajlon. Dum ludoj ili fojfoje petis, ke la infanoj enspiru la ajlo-odoron. Post kelkaj tagoj en la kolkestetoj aperis nova freŝa ajlero.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭstraj alpistoj sur Kilimanĝaro: konvencio pri klimata protektado postulata

La glacio degelas dramece. Kilimanĝaro, la plej alta monto de Afriko, jam perdis 80 procentojn de sia glacikovro. Kaj kiel la klimata ŝanĝiĝo influas tiun monton, povis vidi anoj de la internacia klimatprotekta iniciato Greenpeaks kune kun aŭstraj alpistoj.

Montara gvidisto Faustino precize esprimas: „Se ni nun ne priatentos niajn naturon kaj montojn, tiuokaze ĉio estos perdita!” Tiu 65-jarulo jam pli ol 350-foje grimpis la 5895 m altan pinton Uhuru en la orientafrika Tanzanio. „Glacio iĝas videble malpli multa. Tio estas rezulto de la tutmonda varmiĝo en la pasintaj 100 jaroj.”

Greenpeaks alvokas nun de sur la pinto de Kilimanĝaro ĉiujn alpistojn por kunlaboro kaj subteno de la tutmonda klimatprotekta kampanjo Seal the Deal! (Sigelu la kontrakton!) de la Naturprotekta Programo de UN (UNEP). La celo de la programo estas, ke ĉiuj landoj subskribu novan klimatprotektan konvencion por bremsi la tutmondan varmiĝon. La voĉo de alpistoj tre gravas ĉe UNEP, ĉar ili estas veraj atestantoj de la efikoj de la klimatŝanĝiĝo al la sentivaj ekologiaj montsistemoj.

La de la alpistoj sur Kilimanĝaro etenditan standardon Seal the Deal! oni uzis unuafoje dum la Tutmonda Klimata Semajno de la 21a ĝis la 25a de septembro 2008 kaj poste transportis al la montosupro.

Greenpeaks estas internacia iniciato pri klimatprotekto, kiu atentigas dum plej superaj renkontiĝoj de ŝtataj kaj registaraj estroj pri la klimatŝanĝiĝo kaj invitas ĉiujn alpistojn, vojaĝantojn kaj naturamikojn partopreni. En Interreto: www.greenpeaks.org.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ora febro en Litovio

La ekonomia krizo ne preterlasis ankaŭ Litovion, kaj ĝi instigas al drastaj ideoj. La kompanio „Traku akmuo” decidis elfosi oron en Litovio, lando, kiu neniam antaŭe famiĝis pro ora produktado. La unuaj miligramoj da oro jam estis testitaj en laboratorio.

La estro de la kompanio, Bronislovas Zubas, agnoskis, ke la kompanio, kiu ĝis nun elfosis kaj vendis gruzon kaj sablon, la novan agadon entreprenis pro la malfacila ekonomia situacio – konstruado ja draste falis. Li rememoris iam lanĉitan ideon, ke litova sablo povus esti taŭga por eligi oron.

Geologoj efektive malkovris, ke en gruzaj kaj sablaj tavoloj de nordorienta Litovio eblas trovi ĉirkaŭ 0,5 gramojn da oro en unu tuno da sablo. Kompare kun la rezultoj en aliaj partoj de Litovio tiu kvoto estas sufiĉe alta. La oron iam alportis glaĉero moviĝinta el orriĉaj regionoj de Svedio kaj Finnlando.

Por esplori la mintavolon la litova kompanio akiris kanadan aparaton por metalkoncentrado. En ĝi oni turnas sablon kun akvo kaj la centrifuga forto koncentras sablerojn pli pezajn ol kvarco en unu lokon. Tiuj pli pezaj eroj estas metaloj aŭ, laŭ geologa ĵargono, malhelaj mineraloj, aglomeraĵo de diversaj metaleroj, en kiu oraj polveroj kutime estas algluitaj al aliaj metaloj. Por testi la koncentraĵon oni sendis ĝin al kanada laboratorio „Activation Laboratories Ltd”.

El Kanado venis pozitiva respondo: en la liverita kvanto estas 0,6 gramoj da oro, ankaŭ volframo kaj multaj aliaj elementoj el la tabelo de Mendelevo. Krome, germanaj spertuloj kuraĝigis la litovojn pluiri en tiu kampo dirante, ke en sama kvanto da germana sablo oni trovas nur 0,1 gramojn da oro kaj ili ekspluatas.

Nun oni akiros pli grandan aparaton por metalkoncentrado kaj printempe de 2010 komencos la laboron. Oni intencas trakribri ĉirkaŭ 100 tunojn da sablo dum unu horo. Por la fina laborstadio – eligo de la oro – necesas multekostaj teĥnologioj. Tial la kompanio intencas la metalkoncentraĵon vendadi al okcidentaj landoj. Malgraŭ la nova kaj espereble profitodona agado, la kompanio ne intencas forlasi sian ĉefan agadon – ekspluati kaj vendadi gruzon kaj sablon por konstruado.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parlamento preskaŭ unupartia

Rezulte de balotoj en junio 2009 la demokratoj de Sali Berisha ricevis 70 lokojn el la 140 en la parlamento. Pro tiu ĉi malvenketo la demokratoj sukcesis krei novan registaron nur helpe de unu el la opoziciaj partioj (Socialista Movado por Integriĝo, estrata de Ilir Meta).

La socialistoj de Edvin Rama (ekde 2000 la urbestro de Tirano), kun 64 lokoj, formale agnoskis la rezulton de la balotoj. Tamen, kiel kondiĉo por partopreni en la nova parlamento, la socialistoj insistis, ke balotilaj kestoj en kelkaj urboj estu malfermitaj. Tion kontraŭis la demokratoj, dirante, ke ĉio jam estas decidita de balotkomisionoj.

Deputitoj

Intertempe Rama, kiu laŭstatute rezignu pri sia posteno post la malvenko, kvankam malgranda, kontraŭe rekandidatiĝis kiel partiestro kaj instigis siajn deputitojn ne aliĝi al la parlamento. Dume, socialistoj amase, tra la tuta lando, protestis, postulante, ke oni malfermu la balotilajn kestojn. Reciproke manifestaciis ankaŭ demokratoj, okaze de sia partia kongreso, apoge al la estraro.

Tio signifas, ke la parlamento funkcias kvazaŭ unupartia, kiel dum la tempo de komunismo. Albanoj kaj iliaj amikoj eksterlandaj esperas, ke la situacio malstreĉiĝos, tiel ke la lando iam povos aliĝi al Eŭropa Unio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Progreso medicina

Mi suferas je malofta malsano, nomata „kuntiriĝo laŭ Dupuytren”. En mia libro El verva vivo ĵurnalista mi priskribis tiun „dipitrenan kuntiriĝon”: ĝi kaŭzas, ke la fingroj kurbiĝas. Oni ĝis hodiaŭ ne povas kuraci la malsanon, nur operacii la manojn, eltranĉante la „sovaĝajn” partojn, tiel ke la fingroj denove estas rektaj.

Ĉe mi la malsano estas aparte insistema, tiel ke en novembro 2009 mi suferis jam la naŭan operacion. 40 jarojn antaŭe, en 1969, mi havis la unuan; tiam mi estis 29-jara. Kvankam do oni ne trovis kuracilon por dipitrena kuntiriĝo, tamen mi povas konstati grandan progreson medicinan, komparante la unuajn kun la lastaj operacioj. Tiam necesis anestezisto kaj du ĥirurgoj, oni narkotis la kompletan korpon, la operacio daŭris plurajn horojn, mi devis porti (tre ĝenajn) kontraŭtrombozajn ŝtrumpojn, devis resti dum pluraj semajnoj en la malsanulejo, ricevante ĉiun tagon injekton kontraŭ trombozo. Tio estis tre teda, ĉar mi ja ne bezonis kuŝi en lito, sed povis libere moviĝi, nur ne uzi la operaciitan manon. Manĝaĵojn devis prepari flegistoj tiel, ke mi povis enbuŝigi ĉion per unu mano. Krome por ĉiu tago en kliniko oni fakturis por mi certan sumon, kiun ne pagis la malsanasekuro.

Poste, ekde la kvara operacio, almenaŭ mi ne plu bezonis restadi dum semajnoj en kliniko, sed nur dum tri ĝis kvar tagoj. Intertempe la ĥirurgoj disponis jam pri okul-mikroskopoj, tiel ke la risko difekti tendenojn kaj nervojn estis jam multe malpli granda, kaj ili povis operacii pli rapide. Kaj anestezistoj progresis tiel, ke ili kapablas narkoti nur la koncernan brakon. Por mi tio estis granda avantaĝo, ĉar post ĉiu ĝenerala narkozo suferis mia memorkapablo (problemo precipe por ĵurnalisto!).

La du lastajn operaciojn mi havis ne en granda (relative anonima) kliniko, sed en eta ambulatorio. Mi eniris ĝin frumatene, ĉeestis nur unu ĥirurgo kaj flegistino, la operacio daŭris nur unu horon kaj mi povis iri hejmen jam post tagmezo. Superfluis ŝtrumpoj kaj injektoj kontraŭ trombozo. Kompreneble estis multe pli komforte resaniĝi en la propra hejmo, kie la edzino povis helpi min. Do ni vidas per tiu ĉi mia ekzemplo, kiom progresas medicino laŭ multaj aspektoj. Cetere, sed ne malgrave, la nuna metodo estas krome malpli kosta. Do trankvile mi povas atendi la (jubilean) dekan operacion ...

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Retaksante la buĝeton

Finiĝis retaksado de projektoj proponitaj de japanaj ministrejoj. La retaksado sekvas promeson de la nova registaro malkaŝi al japanoj la misuzon de la ŝtata buĝeto sub la antaŭa administrado.

Laŭ la retaksado de entute 447 projektoj, 71 estos nuligitaj kaj 19 provizore haltigitaj. Tiel la registaro ŝparos 1600 miliardojn da enoj.

Publike observis la retaksado-kunvenon dum naŭ tagoj 20 000 homoj, interrete 340 000. Opiniis la respondeca ministro Sengoku: „En familiaj konversacioj kaj eĉ en la rondoj de senhejmuloj tiu kunveno estis paroltemo. Tiu granda intereso inter popolanoj signifas, ke ili jam sentis malsanon en politiko kaj administrado.”

Kontenta

Komentis la nova ĉefministro, Hatojama Jukio de la Demokrata Partio: „La buĝeto iĝis videbla al la popolo. Mi estas kontenta pri la kunveno.”

Ĝis nun japanoj simple akceptis la buĝeton proponitan de la registaro. Aprobis ĝin la parlamento sen multe da diskutoj. Nun japanoj pli interesiĝas kaj komprenas, kiel estas uzataj impostoj. Tamen restas problemoj.

Ekzemple, la registaro celis ŝpari 3000 miliardojn da enoj, sed la ŝparota sumo ne atingis la celon. Pro tio, kiam la registaro preparos la venontjaran buĝeton, kiu enhavos novajn projektojn laŭ la manifesto de la reganta partio, mankos financoj. Ankaŭ kelkaj decidoj estas tro rapide trafitaj. Malgrandigota estas la buĝeto por sciencaj esploroj: plendis sciencistoj, dirante, ke por la malgranda Japanio gravas esploroj tiaj.

Sanktaĵoj

Krome restas sanktaĵoj. Ankoraŭ permesataj estas konstruado de aviadilŝipo, misila defendo-projekto kaj „afabla buĝeto por usonaj garnizonoj en Japanio”. Tiuj projektoj estas kontraŭ la japana konstitucio kaj laŭ la volo de Usono.

Alia sanktaĵo koncernas publikan monon por apogi politikajn partiojn (escepte de la komunista). Tio signifas, ke japanoj per siaj impostoj helpas partiojn, kiujn ili ne subtenas. Tio atencas la politikan rajton de la popolo.

La ĵurnalistaro estas kritikema pri ĉio, kion faras Hatojama. Tiu certe bezonas tempon por „perfekte purigi Japanion”, kiel li promesis, ĉar restas multo putra kaj polva post longa regado de la Liberala Demokratia Partio.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Adiaŭ al la nuklea ŝtato

Kun la alveno de la nova jaro Litovio perdis unu el siaj mondaj Guinness-rekordoj: ĝi ne plu estas la lando kun la plej potencaj atomreaktoroj. Unu horon antaŭ la alveno de la jaro 2010 Litovio fariĝis la unua en la mondo, kiu rezignis pri nuklea energio. Dum la lastaj kvin jaroj funkcianta nur je duono de sia potenco, la centralo de Ignalina liveris ĝis 80 % de la elektroenergio bezonata de Litovio. Je la 23a horo de la 31a de decembro de la jaro 2009 ĝi spiris la lastan spiron.

La novjarnokto por pli ol 25 000 loĝantoj de la apuda urbo Visaginas probable estis la plej trista momento en la 35-jara historio de tiu urbo en la oriento de Litovio. La bonfarto de la plimulto de la urbanoj dependis de la nuklea centralo de Ignalina. Ĉiu oka laboranto de la centralo en la 1980aj jaroj alvenis el diversaj lokoj de la tiama Sovetio kaj ĝis nun al Litovio rilatas kvazaŭ fremdulo. Post la fermo de la centralo multaj devos serĉi alian laboron aŭ komenci propran entreprenon. Hejtado kostos trioble, kaj por elektra kurento loĝantoj de la urbo devos pagi duonon de la normala prezo, dum antaŭe por tio ili elspezadis nur kelkajn cendojn.

Politika sindevigo

Kial oni ĉesigis la funkciadon de la nuklea centralo ne dum la varma somero sed en frosta sezono? „Estis nia devo plenumi la kontraktajn sindevigojn de Litovio kaj tiel konservi ĝian bonan reputacion antaŭ la internacia komunumo. Teknike ni povas elŝalti atomreaktoron iam ajn aŭ eĉ po iomete, tamen politike la malfunkciigo de la elektrocentralo estis antaŭvidita”, klarigis la 61-jaraĝa ĉefdirektoro de la centralo, Viktor Ŝevaldin, kiu antaŭ 27 jaroj el Rusio venis al Visaginas. Okaze de la akcepto de Litovio kiel membroŝtato de la Eŭropa Unio, post riskokalkulo dum la printempo 2005 oni malŝaltis la unuan reaktoron. Laŭ la traktato pri la aliĝo de Litovio oni dum 2009 ankaŭ malŝaltu la duan reaktoron.

Origine planita kiel centralo kun kvar atomreaktoroj, Ignalina ne realiĝis kiel antaŭvidite. La unua bloko estis lanĉita la 31an de decembro 1983. La 31an de aŭgusto 1987 ekfunkciis la dua bloko. Pro la katastrofo en nuklea centralo de Ĉernobil la konstruado de la jam je 60 % preta tria bloko estis ĉesigita.

Vivo ŝanĝiĝos

Ŝevaldin diris, ke ekde la komenco de la jaro 2010 la situacio esence ŝanĝiĝos. „Ĝis nun ni mem gajnis monon, sed estonte ni devos ricevi ĝin por daŭrigi la laboron. Antaŭe ni produktis kaj vendis elektroenergion, kaj nun ni mem devos aĉeti ĉirkaŭ 170 megavathorojn. Ni liveris hejtenergion por Visaginas, kaj nun ni devos aĉeti 64 milionojn da kubmetroj da gaso por produkti la bezonatan hejtenergion. Ni kalkulis, ke prizorgo de la mortinta elektrocentralo jare kostos ĉirkaŭ 100 milionojn da eŭroj. 80 % de la necesaj monrimedoj venos el internaciaj fondusoj kaj la cetero el la litovia buĝeto”.

La direktoro konfesis, ke li precipe malĝojas pro la grandega kolonio de cignoj kaj aliaj birdoj, kiu kutimis pasigi vintrajn frostojn en la apuda lago Drukšiai. La akvo, kiu malvarmigadis la reaktorojn de la centralo, varmiĝinte elfluis en la lagon formante veran paradizon por la birdoj. Nun tiu paradizo finiĝis kaj post 25-jara paŭzo la lago denove glaciiĝis.

Malgraŭ ke la nuklea centralo ne plu produktas elektroenergion, la entrepreno kun 2000 laborantoj daŭre ekzistas. Dum la sekvaj dek jaroj estos sekure deponataj la radioaktivaj restaĵoj de la interna parto de la centralo. En la jaro 2020 ekos la malmuntado kaj disvendado kiel metalrubo de radioaktive puraj instalaĵoj. Ankaŭ post tiu dato sur la areo de la iama centralo ne etendiĝos verdaj kampoj. Tie estos aranĝataj kaj dum multaj jardekoj prizorgataj deponejoj de poluitaj restaĵoj.

La malfunkciigo de la nuklea centralo de Ignalina por la loĝantoj de Litovio kaŭzas altiĝon de la prezo de elektroenergio je preskaŭ 30 %. La perdo de nuklea energio grave altigas la signifon de la centralo en Elektrenai, kiu ĉerpas energion el oleo kaj gaso. La mankantan parton de la energio Litovio nun importas el najbaraj landoj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inundo da kritiko

Inundiĝis dekmiloj da hektaroj en la nordokcidenta, malalta kamparo de Albanio, inkluzive de domoj, bienoj kaj brutaroj. Kulpis ne la vetero, sed mise administrataj akvocentraloj.

Ĉe la norda rivero Drin, en regiono alpmontara, estas konstruitaj tri grandaj akvocentraloj. Abundas akvo, ekzemple pro la neĝoj. La centraloj, kiuj produktas ĉ. 95 % de la enlanda elektro, ĉiuj posedas siajn basenojn, por teni la akvon, kun suma volumeno de 74 milionoj da kubmetroj.

Tuneloj

Tamen, kiam troas akvo, necesas ĝin revenigi per tuneloj al la rivero. Pro tio, kaj pro neriparitaj digoj, okazis la inundoj.

Helpis la viktimojn kaj la armeo kaj eksterlandaj trupoj, ekzemple de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Tamen forte kritikis la registaron la opozicio pro neglekto de la afero.

Bardhyl SELIMI/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reĝa mann-ifesto

La litova ministro pri eksterlandaj aferoj ricevis strangan leteron. Sendis ĝin skoto, loĝanta en Aŭstralio, kiu deklaras sin reĝo Roman la 2a de Litovio.

La „reĝa” retejo informas, ke la skoto fariĝis reĝo antaŭ kvin jaroj kaj en 2008 estis kronita en la aŭstralia urbo Darwin. Ŝajnas, ke la pretendanto, laŭnome Ronald Victor Charles Mann, naskiĝis en 1942 en Edinburgo, Skotlando. Li heredis la tronon de sia patro, princo Roman la 1a, kiu mortis en 1967.

Verŝajne temas pri provo riĉiĝi. Mann vendas titolojn de nobeloj, kiuj eĉ neniam ekzistis en Litovio.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ricevi persatelite

Ekde multaj jaroj mi okupiĝas pri persatelita ricevado de radio- kaj televid-stacioj. Loĝante en Eupen (germanlingva parto de orienta Belgio), mi ne estis kontenta pri la kablotelevida oferto. Ĝi enhavis nur kelkajn germanajn televidkanalojn (nederlandlingvajn ciferecajn mi kaptas perantene), dum per satelito eblis kapti multajn senpagajn. Kiel komencanto mi ricevis analogajn staciojn per satelitanteno kun du ricevkapoj, nome por la satelitoj Astra kaj Hot Bird (tiam por kapti la stacion Radio Polonia en Esperanto). Poste mi transiris al cifereca kaptado, sed pro translokiĝo je nur kelkcent metroj mi bezonis du apartajn parabolajn reflektilojn por povi ricevi televidstaciojn sur ambaŭ jam menciitaj satelitoj. Nun mi uzas la duan reflektilon por kapti elsendojn sur la satelitoj Astra 2 kaj Eurobird, ĉar tie senpage riceveblas BBC (i.a. pro ĝardenaj programoj).

Elsendoj persatelitaj okazas laŭ du sistemoj: analoga (sur unu frekvenco troviĝas unu televidstacio kun diversaj analogaj radiostacioj aŭ stacioj de Astra Digital Radio, ADR). Ĉi-lasta havas la eblon elsendi stereofonie sur unu aŭdkanalo, male al analoga radio, kiu bezonas du kanalojn. La analoga sistemo malaperos favore al la jam funkcianta cifereca, ĉe kiu sur unu frekvenco troviĝas pluraj ciferecaj radio- kaj televid-stacioj. Ciferecaj elsendoj kostas malpli por la elsendantoj, sed iom pli por la ricevantoj.

Sur la satelito Astra (19,2o oriente) troviĝas multaj analogaj kaj ciferecaj radio- kaj televidstacioj de germanaj landoj. Sur la satelitoj Astra 2 (28,2o oriente) kaj Eurobird (28,5o oriente) estas multaj ciferecaj stacioj anglaj, kaj sur Hot Bird (13o oriente) troviĝas diverslingvaj stacioj (preskaŭ triono en la itala) kaj ankaŭ Radio Vatikano en Esperanto. Sur la teksta paĝo 725 de la slovenaj televidoj 1 kaj 2 oni trovas informojn en kaj pri Esperanto. Kompreneble, ekzistas ankaŭ pli da satelitoj, destinitaj specife al Francio, Grekio, Hispanio, Skandinavio kaj aliaj kontinentoj, sed plejparte temas pri pagataj programoj.

Senpage kapteblaj programoj

En la apuda tabelo vi trovos ĉiujn senpage riceveblajn programojn de la tri menciitaj satelitoj kun la plej uzata lingvo (arabaj stacioj plej ofte elsendas novaĵojn ankaŭ en la angla kaj franca). La unua germana televido ARD elsendas sur la satelitoj Astra (analoge kaj ciferece) kaj Hot Bird (ciferece), kaj tial ĝi estas kalkulita kiel 3. Tiu tabelo ebligas elekti la deziratan sateliton laŭ via(j) preferata(j) lingvo(j).

Vi certe miras kion fari kun tiom da radio- kaj televid-stacioj. Nu, la plimulton mi tute ne bezonas, ĉar temas pri stacioj por vendoj, ludoj aŭ en nekomprenata lingvo. Depende de interesoj ekzistas laŭtemaj televidkanaloj: metia amatorado (Create and Craft), geja kanalo (germana Timm TV), infanoj (KI.KA, Children's BBC), instruistoj (Teachers TV), klasika muziko (O Music), kuirado (tv.gusto), kulturo franc-germana (arte), novaĵoj (BBC World, CNN, Al Jazeera, n-tv), sporto (Eurosport), turismo (Travel) kaj landaj stacioj (BBC, RAI, TVE, TV5 ktp). Inter la radiostacioj eblas elekti inter informoj kaj diversstilaj specoj de muziko: klasika, populara, danca, folklora, kanzona ktp en diversaj lingvoj.

Persatelite riceveblaj televidstacioj

LingvojHot Bird 13º orienteAstra 19,2º orienteAstra 2/Eurobird
entute 59ciferece, analogeanalogeciferece28,2/28,5º ciferece or.
televidoradiotelevidoradiotelevidoradiotelevidoradio
angla217110314671
araba6437615
armena11
azera22
belorusa11
bengala7
berbera2
birma/ĥmera11
bosnia21
ĉeĥa1
ĉina112
daria11
div.1621 (1)21 + 1 ADR76103
esperanto k.a.1
eŭska12
finna-sveda1
franca13 (1)1617301
fr.-ar.-berbera2
gaela12
germana+soraba4143516 +509284
greka75
hebrea/fr.1
hindia246
hispana46129
hungara2 (1)3 (2)1
itala163681
japana111
kartvela21
kataluna14
kazaĥa1
kimra-angla21
kirgiza1
korea21
kroata215
kurda103
kurda, persa11
leceburga21
makedona11
malajala21
nederlanda13114
nepala1
panĵaba16
panĵaba-urdua1
persa227
pola148521
portugala31211
romanĉa1
rumana11
rusa84
serba24
sinhala1
slovaka1
slovena45
somalia11
taja11
tamula3711
turka531
urdua13
vjetnama11
entute377 (2)259 (3)3817+51 ADR16416418693
ne inkluzivitaj kromaj regionaj versioj, TV-stacioj kun unuopaj bildoj, HD-TV kaj unuhore ŝovitaj „+1”164
Jean Pierre VANDEN DAELE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Pierre Vanden Daele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nestokestoj

Multaj finnoj faras nestokestojn por birdoj dum siaj lernejaj slojdolecionoj. Unue oni kutimis konstrui kestojn por sturnoj kaj fiksi ilin sur apudhejma betultrunko. Tamen nun jam rariĝis la sturnoj kaj oni eksciis, ke multaj aliaj birdospecoj bezonas nestokestojn. Post la fino de lernejo iuj interesatoj daŭrigas la konstruadon de nestokestoj kiel hobion. Oni ne bezonas multajn laborilojn: necesas nur segilo, martelo, najloj kaj borilo por fari la enflugtruon. Kiel materialo taŭgas tabuloj. Oni povas uzi ankaŭ pecojn de ronda arbotrunko kun ŝelo.

Iompostiome oni lernas, kiajn kestojn diversaj birdospecoj akceptas kaj en kia medio ili prefere nestas: ĉu apud rapidflua rivereto en Laponio (cinklo), en sudurba parko (kolombo), proksime al kamparaj domoj (hirundoj, muŝkaptuloj), en densa picearo (diversaj paruoj), en foliarbaro (jingo) aŭ sur lagobordo (klangulo, merĝo). Ĉiu speco havas sian ŝatatan medion. La grandeco de la kesto kaj alloga enflugtruo varias. Se oni faras nestokeston por fenikuro, povas esti, ke ankaŭ kukolo demetas sian ovon en ĝi. Kelkaj specoj, ekzemple la nigra merlo kaj la blanka motacilo, bezonas nur tegmentitan tabuleton sur branĉo. La kestoj por strigoj kaj falkoj devas situi alte (almenaŭ je 6 metroj de la surfaco), dum muŝkaptuloj preferas keston je 2,5 metroj, kaj tufmerĝoj (Mergus serrator) sur la tero mem.

Kiaj kestoj?

Grava postulo estas, ke oni ne najlu la keston al la arbo, sed alfiksu ĝin per ŝnuro, kiu ne malhelpas la plidikiĝon de la trunko dum jaroj. Metala drato malhelpus, eĉ povus mortigi la arbon, kies vivosukoj ne fluus pro la rigida zono. La nestokeston oni povu malfermi kaj purigi vintre, kiam la loĝantoj forestas. Inter la restaĵoj de antaŭa nesto kaŝiĝas insektetoj danĝeraj por la sano de la sekvaj birdidoj. Krome, ne devus troviĝi loko por sciuro aŭ rabobirdo proksime al la enflugotruo, por ke la ovoj respektive birdidoj ne estu vorataj. La randon de la truo kovru metala ŝirmplato, tiel ke pegoj aŭ aliaj bekemuloj ne pligrandigu ĝin.

Antaŭ 60-100 jaroj oni povis profiti nestokeston, ekzemple de klangulo. Se iu printempe elprenis nur po unu ovon en tago, la birdo daŭre demetis novajn ovojn dum du-tri semajnoj. La kestokonstruinto nutris sin per ili, ĉar dum la arkta vintro oni suferis pro manko de freŝaj manĝaĵoj.

Antaŭe oni faligis arbojn ne maŝine kaj grandkvante kiel nun. Do, birdoj trovis kavetojn kaj truojn en malnovaj trunkoj, ekputriĝintaj, sur aŭ sub arbostumpoj, en fendoj, kaŭzitaj de fulmo. Tiaj lokoj nun mankas. Homoj, kiuj okupiĝas pri nestokestoj, portas kestojn al lokoj, kie ili supozas, ke birdoj serĉas ilin. Somere la kestokonstruinto kun granda intereso observas la vivon en kaj ĉirkaŭ la kestoj. Vintre li iras de kesto al kesto, riparante kaj purigante. Li kaj lia familio nutras la birdojn, kiuj restas proksime al lia domo dum la vintro. Estas ĝojige rigardadi, kio okazas en la korto aŭ ĝardeno kaj senti sin naturamiko. Homo helpas al birdoj, kaj birdoj helpas al li, kaptante en la ĝardeno somere malutilajn insektojn kaj raŭpojn. Tiu ĉi hobio facile plilarĝiĝas. Al ĝi aldoniĝas kreskanta intereso pri la naturo kaj ofte pri fotado.

Ne nur birdoj bezonas nestokestojn. Al erinacoj mankas taŭgaj lokoj por dormi dum la vintro kaj nesti printempe. Vespertoj serĉas malhelajn ripozejojn por la tago. Ankaŭ flugsciuro bezonas nestokeston, se ĝi ne trovas truon, faritan de pegoj. Se oni mem ne povas konstrui nestokestojn, oni povas aĉeti ilin rete ĉe www.linnunpontto.com (finnlingva retejo kun bildoj pri kestoj kaj birdoj) aŭ donaci monon, por ke iu alia portu nestokestojn al taŭgaj lokoj.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Homaro ofendata

Lastatempe okazis du gravaj grandaj konferencoj pri gravaj kaj grandaj problemoj de la mondo. Meze de novembro 2009 en Romo kunvenis 60 registaraj ĉefoj por pinta konferenco de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de Unuiĝintaj Nacioj. Temo: batalo kontraŭ la katastrofe kreskanta malsato en la mondo. Poste, fine de decembro, kunvenis eĉ 120 ĉefregistoj en klimatkonferenco en Kopenhago. Temo: batalo kontraŭ la katastrofe kreskanta varmiĝo de la tero. Ambaŭ konferencoj faris nenion alian ol terure ofendi la homaron.

Miliardo malsatas

La du temoj interdependas, ĉar inter la faktoroj, kiuj kontribuas al kreskado de malsato, estas ankaŭ la klimat-ŝanĝo. Laŭ ONA unu miliardo da homoj malsatas, unu sesono de la homaro. La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki Moon atentigis, ke dum la tago de la konferenco mortas 17 000 infanoj pro malsato, sed tiu nombro evidente tute ne impresis la ŝtatestrojn okcidentajn. ONA postulis, ke en la konferenca deklaro oni devus fiksi la celon, ĝis 2025 elimini malsaton. La ŝtatestroj ja konfirmis sian volon, kontraŭbatali malsaton, sed konkretajn paŝojn ili ne decidis. Sur ok paĝoj ili nur listigis plurajn jam faritajn promesojn, inter ili tiun de la Grandaj 8 (landoj) de somero 2009, disponigi dum la venontaj tri jaroj 20 miliardojn da dolaroj por evolulandoj. En Romo la riĉaj ŝtatoj disponigis eĉ ne unu cendon pli. Do estis superflua konferenco, kiu finiĝis per kompleta fiasko.

Nur paroladoj

Eĉ pli mizera estis la (mis)rezulto de la konferenco en Kopenhago. Neniam antaŭe kunvenis tiom da ŝtatestroj por solvi unuopan problemon; do povus fariĝi historia konferenco. Ke venis tiom multaj, montris la urĝecon kaj gravecon de la klimatokrizo, montris, kiom granda intertempe estas la publikaj premoj de la socioj en multaj landoj. Multaj registoj ja diris en grandiozaj paroladoj, ke oni devus limigi la varmiĝon je 2 celsiaj gradoj, sed konkretajn decidojn por atingi tiun celon ili ne faris. La 193 ŝtatoj eĉ ne akceptis la fine formulitan dokumenton – ili nur „registris” ĝin. Tial ĝi tute ne estas deviga laŭ internacia juro. Ĉu imageblas pli evidenta fiasko?

Kion konkludi el ĉi ĉio? Ke komplete mankas kapablo kaj volo de la monda socio solvi tutmondajn problemojn. Tamen ja la financ-krizon oni superis pli-malpli bone kaj rapide. Tiukampe estis la fundaj kaj propraj interesoj de la kapitalistaj landoj, savi siajn ekonomiojn. Do ili (re)agadis forte kaj konsekvence. Sed koncerne la tutmondajn problemojn de malsato, klimato, akvomanko kaj regionaj konfilktoj, por listigi nur kelkajn, la situacio estas alia, vere deprima. Ni havas nenian tutmondan institucion por solvi tutmondan problemon, ankaŭ ĉar UN estas tro malkohera kaj malforta. Mankas la sento pri tutmonda justeco, kiu povus konduki al tutmonda interkonsento por aliri la problemojn.

Falsa mezurilo

Ankoraŭ ĉie oni adoras ekonomian progreson kaj konsumadon. Ŝtatoj fieras pri sia malneta enlanda produkto (MEP), sed kiel mezurilo por vera progreso ĝi estas falsa. Memoru ekzemple, ke kostoj por forigi la sekvojn de la uragano „Katrina” per miliardoj da dolaroj kontribuis al la usona MEP. Pro ĉiu mortinto de trafikakcidento kreskas la MEP, ĉar ni devas pagi por polico, ambulanco, hospitalo, medikamentoj, advokatoj, funebro ktp. Ĉu ne estas absurde, tiel kalkuli progreson? Necesus komplete ŝanĝi nian sistemon, ne kreskigi, sed redukti la ekonomian kreskon favore al solvo de la tutmondaj problemoj per la ŝparita mono. Se ni ne faras tion, ni pekas kontraŭ la postaj generacioj. La nepoj nin malbenos!

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pinta eraro

En la januaran numeron de MONATO enŝteliĝis malagrabla eraro. En la kontribuaĵo Pinta virino sur paĝo 10, en la resumo sur paĝo 3 kaj sur la kovrilpaĝo supre (Irina Bukova: pinta virino) aperas erare skribite la familia nomo de nova ĝenerala sekretario de Unesko. Ŝi nomiĝas ne Bukova, sed Bokova.

Evgeni GEORGIEV
Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fota eraro

La supra foto sur paĝo 15 de la januara numero de MONATO laŭ mi montras ne la kastelon Lichtenstein, sed la pli faman kaj pli grandan kastelon Neuschwanstein. Kio ligas ambaŭ kastelojn kaj ankaŭ provokas eraron, estas la ja iom simila aspekto, ĉar ambaŭ kasteloj estas fantaziaj imagoj pri romantika mezepoka kastelo kaj estis pli-malpli samepoke (meze de la 19a jarcento) konstruitaj. Por kompari jen la vera kastelo Lichtenstein: www.schloss-lichtenstein.de.

Helmut KLÜNDER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Helmut Klünder el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fajra Kristnasko

Pereo de la preĝejo ĉiam estas ĉagrena afero por eklezia komunumo. Antaŭ Kristnasko litovojn ŝokis informo, ke dum profunda nokto, la 21an de decembro, subite, supozeble pro difekto en elektroinstalaĵo, ekflamis ligna preĝejo de la litova urbeto Labanoras. La preĝejo de la Naskiĝo de la Sankta Virgulino Maria brulis totale. Fajroestingistoj sukcesis savi nur la apude starantan lignan sonorilejon.

La unua preĝejo de la Naskiĝo de l' Sankta Virgulino Maria menciiĝas en 1522. Ankaŭ ĝi pereis pro incendio. Tamen oni strebis al rekonstruo de la sanktejo. Per kolektita mono ĝi reaperis en 1820. Onidire la preĝejo estis rekonstruita en mirakla loko. Unu fruan matenon sur la monteto homoj trovis per mirakla povo translokitajn lignajn trabojn destinitajn por la konstruo kaj bildon de Sankta Maria pendigitan sur alta stango. Ekde tiam la 8an de septembro en Labanoras oni festas la naskiĝtagon de la Sankta Virgulino Maria.

La sanktejo entenis 17 artajn valoraĵojn – bildojn „Maria”, „Sidanta Kristo”, portretojn de la 12 apostoloj, ankaŭ valorajn orgenon, kandelingojn. Ankaŭ la artaĵoj pereis en la fajro.

La eklezio kaj la tuta socio multe bedaŭris la okazintaĵon. Loĝantoj de Labanoras, kiuj perdis la propran preĝejon, komencis kolekti monrimedojn por rekonstruado de la sanktejo. Oni intencas komenci la laborojn printempe.

last

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu satanisto povas administri ekleziojn?

Iom harsplitaj kaj nekonsekvencaj estas la konkludoj de la artikolo Ĉu satanisto povas administri ekleziojn? en MONATO 2010/1, paĝoj 7-8. Sendepende de la reala satanismo de la nova direktoro (sinjoro Gulič) de la slovena oficejo pri religioj-eklezioj, estas dirite, ke persono estas satanisto „ne nur per tio, ke li demonstras ĉemize aŭ per formala aparteno al iu komunumo, kultanta Satanon, sed jam per tio, ke li ne estas novnaskita kristano laŭ la normoj, starigitaj de Jesuo Kristo”. Laŭ kristanismo tio veras, sed kiun kriterion posedas Vinko Ošlak por konstati, ĉu tiu novnaskiĝo okazis aŭ okazas? Tiu novnaskiĝo estas io kredata kaj nevidebla; do kiu volas taksi, tiu devas limiĝi je tio, kio aperas ekstere (eble el ĉemizo!), kun la risko, certe, fari eraron. Se tiel, sekve fariĝas iom stranga la aŭtora aserto, ke „apartenus al la sama kategorio” eventuala katolika direktoro de la sama oficejo: ĉu ankaŭ por penetri liajn nevideblaĵojn la aŭtoro posedas apartan – superhoman – kriterion?

Armando ZECCHIN
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Armando Zecchin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brita humuraĵo

Nekredebla raporto aperis en la unua paĝo de la brazila gazetaro: la brazila polico malkovris 64 kontenerojn kun forĵetaĵo en du grandaj havenoj de la lando. La stranga importaĵo devenis el Anglio. Tiu fakto rapide fariĝis nacia skandalo. La ordinara brazila civitano konsideris la noticon kiel kontraŭnacian frapon. Ankaŭ brazila civitano, prezidanto Lula, ne silentis pri la neatendita fakto.

La importaĵo entenis 1 200 tunojn da veneno, hejma rubaĵo kaj elektronika forĵetaĵo. Se konsideri, ke San-Paŭlo, kun ĉirkaŭ 20 milionoj da loĝantoj, do la plej granda urbo de Brazilo, produktas similan materialon en la daŭro de 2 horoj, la angla rubaĵo povus esti vidata kiel bagatelaĵo eĉ laŭ ekologia vidpunkto. La problemo troviĝas je etika nivelo. La forĵetaĵon de tiu grandega urbo la loka administracio sendas al taŭga loko, kie tunoj kaj tunoj da ili atendas sian destinon. Bedaŭrinde la plimulto de tiu materialo ne konas la sorton de la recikliĝo. Sed tamen certe ĝi ne trafos iun transmaran eksterlandan havenon.

Kiel balasto ne mankis la konata angla humuro. Ironia mesaĝo troviĝis inter la eroj de la aĉa sendaĵo. Iu bonfaranto skribis jene: „Bonvolu donaci tiujn ĉi ludilojn al la malriĉaj infanoj de Brazilo.” Kaj ne nur. La sendinto zorge instruis: „Lavu antaŭ ol uzi.” Nome gravas purigi senutilajn plastajn pecojn de difektitaj objektoj antaŭ ol ilin uzi. Tian karitaton, laŭ brazila aŭtoritatulo, praktikas mafianoj, kiuj sendadas forĵetaĵon al afrikaj landoj.

Celante solvi la tiklan kaj malpuran aferon, la brazila prezidanto decidis sendi reen la malbonodoran komercaĵon. Forĵetaĵon tenu tiuj, kiuj produktis ĝin. Aŭ ludu mem per tiaj ludiloj tiuj, kiuj kapablas sendi ilin al malriĉaj brazilaj infanoj. Antaŭ longe Anglio sendis al Brazilo la pilkon kaj la plej popularan sporton de tiu evoluanta lando, la piedpilkon. Responde Brazilo lernis la lecionon kaj fariĝis monda matĉa ĉampiono. Se el la hodiaŭa Anglio iu mafiulo sendas forĵetaĵon al Brazilo, kiu dubus, ĉu brazilanoj estonte lernigos mondskale la arton de la etiko kaj de la etiketo?

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pli kaj pli verda konsciiĝo

Okaze de la elekto al la Eŭropa Parlamento en majo 2009, nur la ĵurnalistoj miris, ke la listo de la ekologiemuloj alvenis triavice, kaj tion ili ŝuldigis al la personeceo de la listestro, Daniel Cohn-Bendit [danjél konbendít], prifajfante la diversajn lokajn provojn de simplaj civitanoj vivi pli kaj pli verde por protekti la planedon. Ili ĵetas la rubaĵojn jam selektitajn (vitro, plastaĵo, papero, metalaj boteloj kolektiĝas aparte, dum homoj pli kaj pli starigas hejman kompoŝtilon, simplan skatolon en la kuirejo) se ne paroli pri baterioj aŭ „monstroj” (matraco, fridujo aŭ kuirilo), kiujn la vendisto devas, laŭleĝe, repreni, kiam oni aĉetas novan. Kampanjoj por redukti energi-konsumadon por hejtado aŭ lumigado malpli sukcesas pro la altaj kostoj de instalado. Pri ekologia veturado, la franca registaro estis surprizita de la granda emo al aĉeto de malpli energivoraj aŭtoj, por kiuj ĝi proponis monhelpon (ĉirkaŭ 1000 eŭroj, do dekono de la prezo) dum ĝi aldonis imposton por aĉeto de pli voraj, pensante ke io kompensos la alian. Sed la francoj malpli aĉetis vorajn ol ili aĉetis malvorajn, tiel ke necesas revizii tiun monhelpon, se entute ĝi pluvivos. Jen du civitanaj iniciatoj pri nutrado kaj transportado.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La ekologiaj nutraĵoj de AMAP

Dum la sesdekaj jaroj en Japanio patrinoj timis pri la efikoj de altrendimenta kultivado kaj malsanigaj manĝaĵoj por la infanoj. Ili kontaktis unu agrokulturiston kaj aĉetis lian sanan produktaĵon, antaŭ ol li produktis ĝin. Tiel ekestis Teïkeï (meti la vizaĝon de kamparano sur manĝaĵon); ĝi estis la praulo de la franca AMAP (Aide au Maintien d'une Agriculture Paysanne, „Asocio por helpo al konservado de kamparana agrikulturo”). De 2001 ekzistas AMAP-asocio en suda Francio, apud Tulono (danke al la familio Vuillon); nur en Provenco estas nun 120 „AMAP'oj” kun pli ol 20 000 profitantaj familioj.

Kiel funkcias?

Unu AMAP naskiĝas pro la renkontiĝo inter grupo de konsumantoj kaj unu agrokulturisto. La partoprenantoj serĉas sanan manĝaĵon, tiun, kiu kreskas respektante homon kaj naturon. Pro tio ili anticipe aĉetas la produkton de agrokulturisto. Povas esti fruktoj, legomoj, ovoj, viandaĵo. Konsumanto kaj produktanto kontraktas por unu aŭ du sezonoj (printempo/somero, aŭ aŭtuno/vintro). Interŝanĝe la produktisto sin devigas kreskigi siajn legomojn kaj fruktojn sen kemiaĵo, ekologie, kaj prepari semajne (unufoje aŭ pli, dependas de la grandeco de la kampoj) unu korbon por ĉiuj AMAP-anoj. La enhavo de la korbo dependas de la rikolto, sed ĝi devas nutri kvar personojn dum unu semajno. Principe la tuta produktaĵo estas konsumata, senkonsidere de laŭnorma aŭ nelaŭnorma aspekto.

La distribuado okazas ĉe la agrokulturisto mem aŭ en proksima loko. La prezo de la korbo similas la prezon en superbazaro kaj monproblemo ne malebligu partoprenon (ekzistas diversaj ebloj por pagi).

Kiuj estas la bonaĵoj?

Ĉar agrokulturistoj havas garantiatan enspezon kaj plibonigitan statuson, ili ne plu ŝatas volonte vendi siajn kampojn al kultivejoj aŭ konstruigistoj. Pro tio AMAP malrapidigas la malaperon de kultivkampoj kaj produktistoj.

Ĉar produktanto kaj konsumanto dividas inter si la riskon, ambaŭ pli bone konservas nocion pri sezonoj.

Ĉar la produktokampo estas proksima, la manĝaĵoj estas freŝaj kaj plej sanaj; ne necesas multe da transporto, do okazas malpli da poluo.

Ĉar la agrokulturisto ne uzas kemiaĵojn, kultivejoj iĝas pli fekundaj, manĝaĵoj estas bonkvalitaj.

Ĉar AMAP estas renkontiĝejo, ĝi rekreas homajn ligojn, ĝi rekonektas urbanojn kaj kamparanojn.

Nun estas AMAP-asocioj tra la mondo, en Japanio Teïkeï, en Usono CSA (Community Supported Agriculture), en Kanado „Farmisto de la Familio”, Svisio ACP (Agriculture Contractuelle de Proximité). Eble jam ekzistas unu proksime de vi, se ne, nenio malebligas krei ĝin.

Marie-Ho

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marie-Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Senpaga transporto danke al loĝantarkonsciiĝo

Kelkaj el niaj legantoj eble konas „Asterix”, francan bildstrion, kiu rakontas la reziston de gaŭla vilaĝeto kontraŭ la romia imperio. En Provenco, sudfranca kaj suna regiono, oni havas nek Obelix (heroon de la bildstrio) nek magian pocion por konstraŭstari, sed oni havas alian virton: espero kaj obstino kune preni sian sorton en siajn manojn.

Vivigi Agendon 21

Ĉio naskiĝis el la pensado instali en Pays d'Aubagne et de l'Etoile (oriente de Marsejlo kaj proksime al Aix-en-Provence) Agendon 21, tiun mondan rezolucion por daŭrigebla disvolvo kaj protektado de la medio. Necesis la volo de la urbestraro kaj la insistado de la civitanoj por akceptigi tiun specifecon kaj batali kontraŭ la malkonsento de la instancoj. Malmultaj homoj en tiu triangulo trovas laborpostenon surloke, kaj sekve ĉiuj devas vojaĝi al sia laborejo; krome la urbaro konsistas el disaj vilaĝetoj, kiuj proponis ne tro kostajn terenojn, kie estis konstruitaj multaj disaj vilaoj kun ĝardeno. Ideo por redukti poluadon kaj ŝpari energion estis instigi la homojn uzi la komunajn transportilojn kaj sekve proponi ilin senpage. Kiam la regiona prefekto (reprezentanto de la franca respubliko) rifuzis, ke la komunaj transportiloj iĝu senpagaj, la loĝantaro manifestaciis antaŭ la prefektejo, kaj delegitaro vojaĝis al Parizo, la ĉefurbo. Nova starto ekis la 15an de majo 2009.

Senpagaj aŭtobusoj

Denove sur la urbodomaj frontonoj, flagrubando kun „Libereco, egaleco, senpageco” (kiu rilatas al la devizo de la franca respubliko „libereco, egaleco, frateco”). Ekde tiu tago la aŭtobusoj, kiuj kunligas la vilaĝetojn, etajn aŭ grandajn, kun la urboj, senpage akceptas pasaĝerojn, loĝantajn aŭ ne en la koncerna urbaro; tute egalas; neniu estas elĵetata.

Alia politika promeso estas rekonstrui senpoluan vojon por interligi la regionon. Fakte pli ol 70 000 veturiloj ĉiutage trairas tiujn vilaĝetojn, kunportas poluadon, eblajn akcidentojn, malŝparon de tempo kaj benzino, ĉar la evoluo de la vilaĝoj, la interspaco inter la domoj kaj laborejoj, inferigas la vivon de la loĝantoj. Fervojo ekzistas, sed delonge ne plu estas uzata. Ĝia renovigo alportos sekurecon, rapidecon anstataŭ trafikŝtopiĝo, ŝparon de energio, plibonigon de la medio.

Plua batalo: traktado de forĵetaĵoj

Nia vivmaniero estigas malŝparadon de krudaj materialoj. Unue plastaj sakoj estis malpermesitaj. La municipo donacis al ĉiuj familioj du grandajn sakojn „daŭrigeblajn”. La loĝantaro jam apartigas multon (vitro, papero, plasto, metalo), sed necesas recikligofabriko. La elekto, proponita de la regionaj instancoj, estis cindrigo. Ĝi estis tuj rifuzita de la loĝantaro, kaj oni komencis studi la eblon de uzino por kompoŝti kaj metanigi.

Ĉio tio estiĝis pro la kunagado de la uzantoj, lokaj administradestroj kaj politikistoj, kiuj kune cerbumis por provi respekti la Agendo-21-kontrakton. Ĉu apero de partoprendemokratio?

Ĵanin RATUŜNJAK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ĵanin Ratuŝnjak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial la diskriminacio?

La 25an de decembro 2009 niĝeriano provis eksplodigi usonan aviadilon kun preskaŭ 300 pasaĝeroj. Unue, en Niĝerio oni taksis la raporton erara kaj ridinda. Sed kiam montriĝis, ke temas ja pri 23-jaraĝa niĝeriano, ne nur ŝokiĝis, sed ankaŭ ekkoleris la tuta lando. Se oni estus kaptinta la junulon, li estus dispecigita.

Eble malfacilas al neniĝerianoj kompreni reagon tian. Tamen Umar Farouk Abdul Mutallab devenis el unu el la plej riĉaj familioj en Niĝerio. Lia patro, Alhaji Mutallab, estris la plej grandan kaj plej sukcesan bankon en Niĝerio. Kiam li emeritis, oni elektis lin estro de nove fondita islama banko, la unua en Niĝerio.

Lernejo

Dum aliaj junuloj vivas en malriĉeco, kaj apenaŭ povas trovi panon, Abdul Mutallab edukiĝis eksterlande, ĉe brita lernejo en Togolando kaj poste ĉe la Universitato de Londono. Cetere li facile vojaĝis ĉien en la mondo.

Kiom el la 150 milionoj da niĝerianoj havas tiajn eblojn? Kiom el ili povas akiri vizojn por studi aŭ vojaĝi? Tio ne estas la sorto de ordinara niĝeriano, kiu ĉiutage alfrontas malriĉecon kaj senlaboron, kaj kiu manĝas rubaĵojn. Do estas fakto, ke Abdul Mutallab ne reprezentas niĝerianojn.

Konfliktoj

Cetere, malgraŭ konfliktoj en Niĝerio, ĉefe inter kristanoj kaj islamanoj, dum kiuj mortas centoj, miloj da homoj, ĝis nun neniu niĝeriano estas enplektita en terorismo. Krome nekredeblas, ke niĝeriano tiel agus kontraŭ Usono, ĉar multaj niĝerianoj havas usonan ŝtatanecon kaj tie loĝas.

Notindas ankaŭ, ke la junulo estas trejnita de fundamentistoj ekster Niĝerio, do en Britio kaj en Jemeno, kie li akiris la rimedojn por detrui la aviadilon.

Ŝtato de intereso

Komence de januaro Usono listigis Niĝerion kiel tiel nomatan ŝtaton de intereso, do ŝtaton, kiu subtenas terorismon. Tio signifas, ke Usono aparte kontrolos pasaĝerojn, kiuj alvenas aviadile el Niĝerio (ankaŭ tiujn el Kubo, Sirio, Sudano kaj Norda Koreio).

Tamen kial tiamaniere puni landon pro unu homo, kiu neniel reprezentas niĝerianojn? Niĝerio estas ŝtato, kiu kunlaboras kun diversaj mondaj instancoj por haltigi terorismon. Do oni juĝu la aferon laŭ ĝia propra kunteksto kaj ne humiligu niĝerianojn, kaj ilin ne diskriminaciu, pro unusola korupta kaj dorlotita knabaĉo.

Princo Henriko OGUINYE/pg
Niĝerio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Paralela ne plu

Post lokaj balotoj en Kosovo, en kiuj partoprenis serboj, en la municipo Ŝterpce estis elektita Bratislav Nikolić, kiu gajnis pli ol 60 % de la voĉoj. Tamen Zvonko Mihajlović, aginta ekde 1988 en paralela institucio serba, ne volis eksiĝi.

Pro la insisto de Nikolić la administracio de Kosovo aplikis sian povon. Do, anstataŭ paralelaj institucioj serbaj, direktataj kaj subtenataj de Beogrado, almenaŭ kelkaj municipoj serbaj akceptis la aŭtoritaton de la nova kosova ŝtato. Simile okazis en Graĉanica kaj aliaj urboj loĝataj plejparte de serbaj etnanoj.

Tio siavice helpos la pacan progreson kaj evoluon de la regiono. Menciindas, ke la novaj instancoj de Graĉanica sendis helpon al la albana regiono Shkodër, trafita de inundo. Tiamaniere ili reciproke helpis, ĉar la albana registaro subtenis la rekonstruon de domoj en Graĉanica.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pasporto al sekureco

Evidentiĝis lastatempe, ke la fizikisto Albert Einstein en 1931 akiris albanan pasporton. Ne povante uzi germanan pasporton, pro sia juda deveno, Einstein verŝajne uzis la albanan, antaŭ ol li akiris svisan en 1932. Per la svisa li alflugis Usonon.

Jam en la 1920aj jaroj la Ligo de Nacioj planis krei tiel nomatan rezervujon por judoj en la nova balkana ŝtato Albanio. Tial Einstein korespondis kaŝe kun la albana konsulejo en Leipzig kaj poste alvenis sekrete al la albana ĉefurbo Tirano, kie li pasigis tri tagojn. La pasporton liveris fakte la urbodomo en la sud-orienta urbo Pogradec.

Bardhyl SELIMI/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kolero en la aero

Protestis nepagataj pilotoj de la albana flugkompanio Albanian Airlines, flugante en januaro en aviadilo el la ĉefurbo Tirano ne al ĝia celo en Bologna, sed al Bratislavo. Ekde oktobro la slovakaj pilotoj ne estis salajrataj.

La albana ambasadoro en Vieno tuj provis tranoktigi la 111 pasaĝerojn, kaj la albana civila aviado-organizaĵo luis aviadilon el Amsterdamo, kiu du tagojn poste venigis ilin al Bologna. Atendate estas, ke la instancoj en Bratislavo procesos kontraŭ la pilotoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fluge tra la flughaveno

Dum la lastaj jaroj la Internacia Asocio pri Aertransporto (IATA) laboras por plirapidigi la administradon de flugvojaĝoj. Tion ebligas la fulma disvolviĝo de elektronikaj rimedoj, necesaj por kontraŭpezi la atendotempon antaŭ la sekurecokontrolo en la flughavenoj.

Tial oni disvolvis t.n. Rapidvojaĝan Programon, kiu antaŭvidas ne nur tempoŝparon en kvar aspektoj de flughavenaj formalaĵoj, sed ankaŭ jaran monŝparon de 1,6 miliardoj da usonaj dolaroj favore al la flugindustrio. Samtempe la nova iniciato povos maldensigi la homamasojn, kiuj koncentriĝas en la akceptejaj haloj de multaj flughavenoj.

Elementoj

La kvar elementoj de la Rapidvojaĝa Programo jenas:

1. Rapida transdono de bagaĝo. La pasaĝero uzas memservan budon por printi la bagaĝetikedojn kaj poste transdonas la bagaĝon al fluglinia akceptisto. Tio funkcias, eĉ kiam la pasaĝero jam enlistiĝis interrete aŭ poŝtelefone, kaj rapidigas la enlistigon de pasaĝeroj, kiuj vojaĝas kun bagaĝo.

2. Skanado de vojaĝdokumentoj. Eblas ĉe la sama memserva budo skani pasportojn kaj aliajn identigilojn. Tiel la pasaĝeroj povas iri rekte al sekurecokontrolo, evitante sinprezenton antaŭ akceptejo. En 2009 jam en 75 lokoj aperis tiu ĉi eblo.

Pordo

3. Mem-enaviadiliĝo. Ne necesas viciĝi por eniri la aviadilon. Aŭtomata enaviadiliĝa pordo ebligas al pasaĝero skani sian enirpermesilon. Tio rajtigas eniri la aviadilon, laŭ la sama sistemo trovebla ĉe trajno- kaj metro-stacioj.

4. Retrovo de bagaĝo. Pasaĝero informiĝas ĉe memserva budo pri mankanta bagaĝo kaj ne viciĝas ĉe bagaĝejo. Detalojn pri perditaj valizoj la pasaĝero entajpas ĉe la budo.

En 2009 ĉi tiujn eblojn proponis nur kelkaj fluglinioj en kelkaj flughavenoj. Oni antaŭvidas ĝeneralan enkondukon ĝis 2012.

Ivo SCHENKEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Schenkel el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Popolajn kostumojn portas pupoj

Muzeon de pupoj el diversaj landoj decidis fondi en sia urbo Etsuo Miyoshi, prezidanto de internacia korporacio. La urbo, Higasikagawa, sur la japana insulo Ŝikoku, estas konata pro ĉiujaraj pupfestivaloj.

En Slovakio, kun helpo de la aŭtoro de tiu ĉi artikolo, li mendis dek pupojn, kiuj prezentas popolajn vestojn de kelkaj regionoj de Slovakio. En preparo estas ankaŭ partopreno de la slovaka „Teatro en kofro” de la pupteatristo Tomáš Plaszky el Košice, en la festivalo en Higasikagawa.

Al la ekesto de slovakaj popolaj kostumoj kontribuis unuflanke la klimataj kaj geografiaj kondiĉoj en Slovakio, kiu havas kaj ebenaĵojn kaj altmontarojn. Aliflanke la kostumoj havis simbolan funkcion: la kostumo fariĝis persona identigilo, speco de senvorta komunikado inter larĝaj tavoloj de la socio.

Socia tavolo

Laŭ la kostumo oni povis diveni, el kiu regiono la homo devenas, kian profesion kaj naciecon li aŭ ŝi havas, kaj al kiu eklezio kaj socia tavolo la homo apartenas.

La kostumojn influis ankaŭ modo en historiaj periodoj, alireblaj teksaĵoj, kaj migrado de la loĝantoj. Fine de la 20a jarcento ekzistis en Slovakio sesdeko da tipaj kostumaj regionoj. Ili diferencis inter si per la uzita materialo, koloroj, sed precipe la tipaj ornamaĵoj.

La kostumojn vilaĝanoj produktis plejparte mem, uzante materialojn facile alireblajn: linon, kanabon, lanon kaj peltojn. Ekde la 18a jarcento oni ekuzis ankaŭ manufakture kaj poste fabrike produktitajn teksaĵojn.

Renesancaj modeloj

Sur slovakaj popolkostumoj oni povas vidi elementojn de volvaj kostumoj kun simplaj fasonoj, sed ankaŭ brodaĵojn, trikaĵojn kaj kroĉetaĵojn, kies ornamaĵoj estis transprenitaj el renesancaj modeloj. Formoj de kelkaj partoj, kiel kufoj, korsaĵoj kaj mufoj, portas spurojn de baroko kaj rokoko. Ofte uzata estis la tekniko de blupreso.

Publika portado de popolaj kostumoj ekde la dua duono de la 19a jarcento malaperas, sed en iuj regionoj ĝi konserviĝis ĝis la unua duono de la 20a jarcento. Portado de popolaj kostumoj nuntempe estas rara, sed oni povas vidi ilin kelkloke sur maljunaj vilaĝanoj, precipe dum festotagoj.

Popolkostumoj tamen fariĝis tradiciaj vestaĵoj dum folkloraj festivaloj, solenaĵoj kaj festoj. Popolaj muzik- kaj danc-grupoj ofte uzas ilin surpodie por sia prezentado.

Stano MARČEK
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stano Marček el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reala ĝeno

Kiam paneis la elektro dum futbalmatĉo inter loka albana teamo kaj la multe pli prestiĝa hispana teamo Real Madrid, komentariistoj taksis la aferon skandala. La ministro pri sporto maldungis la stadionestron, ĉar la misfunkcio lezis la reputacion de Albanio en la sporta mondo.

La paneo de kvar grandaj lumĵetiloj ĉe la ludejo des pli ĝenis, ĉar decidite estas donaci la enspezojn de la matĉo al viktimoj de la inundoj en nord-orienta Albanio.

Tamen multaj atentigis, ke paneoj tiaj okazas ankaŭ en pli evoluintaj landoj. Cetere post 90 minutoj refunkciis la elektro, kio ebligis ludi la duan parton. Kaj la rezulto? Du kontraŭ unu favore al la hispanoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La malĵaluzo de Klorinda

La violonĉelistino Klorinda, bela admirata laŭdata estrino de la mondfama kordkvaropo „Kanalis”, descendas de la jeta ŝtupareto. Neniu fotoraportisto atendis ŝin. Ŝi vojaĝis inkognite, defendata de nigraj okulvitroj kaj vasta ĉapelrandaĵo kaj abunda skarpo. La muzikistino ekzakte zorgas por gardi sian brilan profesian aktivecon nete apartan disde sia sekreta amor-vivo. Jam de ses jaroj ŝi estas la pasia amantino de Tankredi: belstatura, muskola viro, vegetarano, arda amanto, sed modesta bastubjisto en urbeta bando. Neniu en la mondo povus tion imagi.

Nur nun, post ses jaroj, ĝena epizodeto enigis la unuan makuleton en tiun perfektan amor-rilaton.

Jen kial Klorinda descendas laŭ la jeta ŝtuparo rapide, sed ne tiel gaje-pimpe kiel kutime. Ĉi-foje ŝin ne atendas malsupre la bela Tankredi. Ĉi-foje ŝi alvenas tute neanoncite. Eĉ al la koleginoj de la kordkvaropo ŝi vorton ne diris. Ĉi-foje temas pri strikte persona solvenda afero. Ŝia alveno estos surpriza donaco por la amato.

La danĝera epizodeto okazis antaŭ monato, dum ŝia lasta alveno. Tiam li aŭdacis preskaŭ primoketi ŝin. Neforgeseble!

Plurfoje, akompanante ŝin al sia apudrivera hejmo en la urbeto Riverponto, la bela Tankredi estis varme salutata de junaj elegantaj virinoj; kelkfoje ili ameme ĉirkaŭbrakis kaj kisetis lin survange, kiel oni kutimas en tiu ĉi bolanta suda lando. Kutima signo de amikeco, tute sena je amorsignifoj. Sed la lastan fojon mezaĝa rondvizaĝa diketa alta virino, renkontita en la subtrairejo de la flughaveno, kvazaŭ ĵetiĝis en liajn brakojn kaj tro ameme kisis lin: survange ja ... sed dum fuĝa tempero eĉ surbuŝe! La apartaĵeto ne fuĝis de la Klorinda agla okulo. Tio inside enŝteliĝis en la Klorindan menson. Ĝi turmentis ŝin malfruvespere, kiam, post elĉerpaj muzik-ekzercadoj, ŝi vane atendis la endormiĝon en sia verda liteto.

Per si mem tiu fuĝema liptuŝeto povintus esti rapide forgesita. Bedaŭrinde ĝin sekvis ĝena malbongusta kvereleto:

„Kiu estis?” demandis Klorinda per neŭtrala tono, kiam la du interkisintoj disiĝis kun reciprokaj promesoj pri baldaŭa revidiĝo.

„Kolegino de la bando”, li respondis per same neŭtrala aplomba tono; „ŝi estas la unua hobojo”.

„Ĉu tiel varmaj estas viaj rilatoj kun ĉiuj bandanoj?” ŝi rimarkigis kun pinĉopreno da spit-humuro en la voĉo.

Jen la eraro! Li tuj rigardis ŝin humur-ŝerce: „Ĉu ĵaluza?”

Kvazaŭ mordita de aspido, Klorinda eksaltis kaj ektorentis:

„Ĵaluza MI??? Karulo, mi konstatas, ke kvankam ni estas kune de ses jaroj, vi ankoraŭ malmulte konas min! Vi ja devus esti parkerinta, ke mi ne scias, kio estas ĵaluzo!”

„Nu, trankviliĝu, karulino. Ŝajnis al mi ...”

„Ŝajnis erare! Vi bonege scias, kion mi pensas pri tio. Ĵaluzo! Aĥ! la plej stulta, malnobla sento, kiun homo povas gastigi en si. Krome: tute vana senutila memleza ...”

„Sed ... kara ... diru al mi: ĉu vi iam troviĝis en situacio, kie vi povus ĵaluzi?”

„ĈU MI???!!!” ŝi kriĉis akcipitre. „Ĉu vi blagas? Neniam en mia vivo!”

„Do vi ne povas eĉ scii, pri kio temas ... Mi vetas: se vin trafus taŭga situacio, vi povus ja ekĵaluzi, samkiel ni ĉiuj teranoj. Ja vi ne estas alimonda estaĵo ...”

„Aĥ, ĉesu, mi petas! Mi neniam konis, konas aŭ konos la ‚ĵaluzon’; en ia ajn situacio mi nur MALĴALUZON konas! Memoru tion, karulo!!!”

„... Nu nu, karulino, mi pentas, se mi ofendis vin, mi pardonpetas, ni lasu tion, jen preta taksio ...!”

Eta sed potenciale danĝera epizodo, plej rapide forviŝenda. Klorinda, kromnomata de la koleginoj „Vulkanino”, decidis: oni tuj realigu la revon de la kordkvaropo: plenumi koncerton en Santorino, arta urbeto en la lando de Tankredi, ne tro malproksime de Riverponto. La aŭditorio de Santorino estas ja la sekreta celo de ĉiu ajn altnivela klasikmuzika ensemblo. Kaj de Santorino oni atingas Riverponton per apenaŭ duonhora flugeto ... Jen perfekta solvo, facila senĝena maniero por tuj nuligi la tiklan dorneton enŝoviĝintan en la Klorindan menson ekde la lasta amorvizito.

Senprokraste Klorinda ĉion organizis. Kaj la koncerto okazis, kun granda sukceso kaj fina ovacio kaj entuziasmaj laŭdoj fare de la lokaj kritikistoj. Post la koncerto Klorinda simple diris al la koleginoj: „Mi restas tie ĉi kelkajn tagojn, ni revidiĝos hejme la venontan semajnon, ĝis kaj kis'”. Sen pluaj klarigoj ŝi trafis lokan aviadileton por atingi la urbeton de Tankredi.

Do jen Klorinda, kiu, bone konante la kvartalon, pensorapide atingas per taksio lian domon. Ŝi eniras la ĝardenon kun forte batanta koro; ŝi pensas, kiel grandegan surprizon ŝi okazigos al li per tiu neatendata, subita ekapero! Ŝi eniras la grandan kuirejo-restadejon. Strange, la mebloj delokiĝis. La tablo estas en la mezo de la ĉambro, kaj nenio troviĝas sur ĝi, krom du tranĉaĵoj da viando sur blanka faruno. Tankredi sidas apud la tablo kaj platigas per viandobatilo la ruĝkolorajn tranĉaĵojn. Li tute ne ŝajnas surprizita. Lia vizaĝo restas senesprima, indiferenta. Klorinda haltas ĉe la sojlo kaj rigardas lin. Li trankvile klarigas: „Mi trovis ĉi tiun viandon en la fridoŝranko; mi preparas ĝin por rostado.” Klorinda mire staras sur la sojlo gapante. Tiam eniras la kuirejon mezaĝa rondvizaĝa diketa alta virino. Ŝi ne rigardas al Klorinda, nur kviete preterpasas la viron kaj haltas en ĉambroangulo. Ŝi surhavas normalan hejman laborveston. Evidente ŝi loĝas tie ĉi!

La koro de Klorinda frostiĝas. Neeltenebla dolorego ekplenigas ŝian tutan enon ... kaj ŝi vekiĝas, kovrita de malvarma ŝvito en sia verda liteto. Akra tenajla premo plu dolorigas ŝin: li apartenas al alia virino. Post tempero ŝi komprenas, „estis nur sonĝo!”, sed samtempe fulmopenso trafas ŝin: „Do ankaŭ mi kapablas ĵaluzi!”

Julia SIGMOND kaj Sen RODIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julia Sigmond kaj Sen Rodin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojaĝo unudirekta

Memoraĵoj de Orman Karg, astronaŭto

NOTO: Kompreneble, mi ne povas laŭvorte ripeti la konversaciojn, kiuj okazis antaŭ la ekspedicio, sed mi provos rememori ilian esencon.

Kvankam mi emeritiĝis antaŭ pli ol dudek jaroj, mi ne perdis kontakton kun miaj antaŭaj kolegoj, nek kun la Kontinenta Spacinstanco, al kiu mi dediĉis grandegan parton de mia vivo kiel astrofizikisto. Kiel pensiulo mi ankoraŭ loĝas en la kvartalo, kiu kreskis ĉirkaŭ la tiel nomata kosmocentro. De temp' al tempo miaj antaŭaj dungintoj vokas min por doni konsilon pri teknikaj problemoj, kaj mi ofte tagmanĝas aŭ kafumas en la staba kantino de mia iama laborloko, kiam mi tediĝas de la televido aŭ de golfludado. Iutage, kiam mi estis en la kantino, mi renkontis mian junan najbaron Ilvit Hoarz, kiu nun okupas mian antaŭan postenon.

Mi demandis lin, kiel lastatempe progresas la esplorprogramo de la instanco.

Li rikanis. „Nuntempe ĝi iom stagnas. Ni sentas nin frustritaj.”

„Ĉu pro manko de fondusoj?” mi demandis.

„Ne – pro manko de imago kaj de iniciatemo. Nia tekniko apenaŭ disvolviĝis de post la tempo, kiam vi laboris ĉi tie. Ni bezonas novajn ideojn kaj pli da entuziasmo. La ĉefoj estas kontentaj, ke ĉiumonate ili ricevas siajn salajrojn. Ili ne multe interesiĝas pri rezultoj.”

„Kaj la Mars-projekto?”

„Oficiale ĝi estas la plej grava parto de la programo, sed aktuale ne multo okazas.”

„Ĉu vi opinias, ke oni rezignos pri la projekto?”

„Mi esperas, ke ne. Sed la granda tubero estas tio, ke, kvankam per nia ekzistanta tekniko, atingi la planedon ne prezentas problemojn, tute ne estas certe, ke ni povos revenigi astronaŭtojn al la tero. Eĉ se ni sukcesos konstrui spacveturilon, kiu kapablos fari la dudirektan vojaĝon, ni dubas, ĉu la esplorteamo travivos. Plie, la disponeblaj fondusoj ne sufiĉas por konstrui veturilon sufiĉe grandan por transporti pli ol unu personon. Prototipo de unupersona spacveturilo jam ekzistas, kaj la nova nuklea impuls-sistemo ŝajnas vere promesplena.”

„Do, oni devas rezigni pri la plano sendi esplorteamon, ĉu?”

„Ĝuste. Eĉ dupersona teamo ŝajnas neebla. Ĉiuokaze, oni dubas, ĉu du homoj ŝlositaj en malgranda kajuto dum almenaŭ 440 tagoj en ege malkomfortaj kaj danĝeraj kondiĉoj ne frenezigus unu la alian. Aliflanke, la streĉo kaj streso por unu sola kosmonaŭto fermita en kvazaŭa sardinskatolo dum tiom longa soleca vojaĝo povus esti netolerebla. Niaj psikologoj ankoraŭ ne havis okazon esplori ĉi tiujn aspektojn.”

„Tamen, oni havas sufiĉe da donitaĵoj pri la efiko de longa restado en spaclaboratorioj en orbito ĉirkaŭ la tero, kaj ankaŭ sperton pri la diversaj vojaĝoj al la luno.”

„Efektive, sed ni ne scias, kio estos la efiko sur la homa psiko, kiam terano forlasas sian hejmplanedon, sciante, ke li eble malaperos por ĉiam en la dezerto de la interplaneda spaco. Mi supozas, ke iom similaj estis la sentoj de la ŝipanaro de Kristoforo Kolumbo, kiam ili vidis sian hejmlandon malaperanta sub la horizonton, sed por astronaŭto – precipe se li estas sola – tiaj sentoj kaj timoj devas esti eĉ pli teruraj.”

Iom da tempo post tiu konversacio en la kantino, mi ĉeestis oficialan ceremonion, kie mi hazarde renkontis la gvidanton de la Mars-projekto, kiun mi jam delonge konis. Li ŝajnis iom deprimita. Mi demandis, kiel li fartas.

„Mi fartas sufiĉe bone, sed ni ankoraŭ baraktas kun grandaj problemoj pri la projekto. Tia vojaĝo estas tiom riska, ke ni hezitas sendi iun ajn al potenciala morto. Li estos elmetita al intensa suna radiado, ĉar efika plumba ŝildo kontraŭ ĝi estus multe tro peza por malgranda spacŝipo. Plie, provizo de sufiĉe da manĝo, akvo kaj oksigeno estos nefacila afero, eĉ por unu sola persono.”

„Sed tiuj problemoj estas solveblaj, ĉu ne?” mi demandis.

„Kiu scias? Tio estas kiel la antaŭspronoj de la kolosaj obstakloj, kiujn ni devas venki. Imagu, ke iu esploranto sur Marso volus grimpi sur la 26-kilometran Monton Olimpo, kiu, kiel vi scias, estas la plej alta monto en la suna sistemo. Tia defio estus simpla kompare kun la malfacileco, kiun ni alfrontas por atingi la planedon. Ni ne povas postuli – aŭ eĉ elekti volontulon – por tiu danĝerega entrepreno.”

„Nur se volontulo elektus sin tute libere – homo sen edzino, sen dependaj familianoj, sen respondecoj, kiu jam ĝuis kontentigan vivon, kaj jam spertis ĉion, kion la surtera ekzisto povas proponi ...”

„Kie ni trovus tian volontulon? Ne inter niaj dungitoj.”

„Mi proponas min. Mi estas maljunulo, sed ankoraŭ relative forta, mense kaj korpe sana, inteligenta, trejnita, teknike sperta kaj psike ekvilibra. Mia edzino forpasis antaŭ longe; mi ne havas familion; kaj mi ĉiam ambiciis vojaĝi al Marso. Tio estus la kulmino de mia vivo, kaj al mi estas indiferente, ĉu mi revenus al la tero aŭ ne. Al mi ne restas multe da jaroj, kaj mi preferus uzi ilin por plenumi mian plej grandan deziron, nome treti la grundon de la Ruĝa Planedo. Ni ĉiuj devas morti, kaj al mi ne gravas, ĉu tio okazos sur la tero, ĉu sur fora planedo. Sed estus granda krimo permesi, ke juna homo endanĝerigu sian vivon en tia riska entrepreno.”

* * *

Dum monatoj la estraro de la spac-centro diskutis mian proponon. La plimulto unue opiniis, ke mi estas tro maljuna por esti akceptita kiel astronaŭto, sed mia juna amiko Ilvit Hoarz sukcesis konvinki la kolegojn, ke ili devus almenaŭ konsideri min kiel kandidaton. Fakte, neniu alia volontulo aperis, pro la fakto, ke la projekto ŝajnis tiom malbone planita. Estis evidente, ke la ĉefoj ne certis: (1) ĉu ili posedas la necesan teknikon por atingi Marson, (2) ĉu ili kapablas revenigi la unupersonan spacveturilon al la tero post la projektata dumonata restado sur Marso. (Tiun restadon oni poste proponis redukti al unu monato.)

La estraro intervjuis min tuj post sia kunveno. Alvo Tomar prezidis. Li asertis, ke la instanco estas optimisma pri sia teknika kapablo sendi la spacveturilon al Marso, kaj restas memfida, ke revenvojaĝo eblas kaj certe efektiviĝos. Poste, tamen, dum privata konversacio, la direktoro esprimis dubon pri la reveno, kaj ankaŭ pri tiom longa restado sur Marso.

„Vi jam scias, kiuj estas la plej gravaj defioj, kiujn iu ajn homo devas alfronti survoje al Marso kaj sur la surfaco de la planedo, nome: la fizikaj efikoj de elmeto al altenergiaj kosmaj radioj kaj alia joniganta radiado, de plidaŭrigita malaltgravita medio, kaj de malhel-luma medio. Mi supozas, ke vi ankaŭ kalkulis kun la psikaj efikoj de izolado, kaj de la manko de komuneco kaj kunuleco, pro la malesto de samtempa komunikado kun la tero. Plie, en kazo de malsano aŭ akcidento, tute mankos rimedoj medicinaj kaj kuracista prizorgo. Dum la interplaneda vojaĝo la homo korpo certe perdos muskolan tonion, kaj la membroj certe iom atrofios, ĉar la eblo ekzerci sin en la limigita spaco de la kosma ŝipo estos ege limigita. Eble oni perdos – almenaŭ dumtempe – la kapablon stari aŭ promeni.”

„Ĉion mi jam konsideris kaj akceptis. La tuta marsa medio estas malamika al la homaro. Tie ne troviĝas likva akvo, kvankam frostigita akvo ja ekzistas. La tiea termika inercio estas multe pli malalta. Polvaj ŝtormoj estas oftaj kaj severaj, kaj oni ankoraŭ ne konstatis, ĉu niaj ekipaĵo kaj aparataro kapablas rezisti ilin, kaj ĉu la homa korpo – eĉ portante protektajn vestaĵojn – povos supervivi post tiaj ŝtormoj. Kompreneble, oni atendus, ke astronaŭto ne troviĝas ekstere en tiaj veteraj kondiĉoj.”

„Tion mi komprenas.”

„Plie,” daŭrigis Tomar, „oni devas pensi pri la temperaturo, aŭ pli ĝuste, la grandega temperatura vario de Marso. Ĝi varias de proksimume -143 oC dumvintre ĉe la polusoj ĝis plej alta somera temperaturo de 20 oC dumsomere. La homa korpo apenaŭ povas adaptiĝi al tiaj ekstremaj ŝanĝoj ...”

„Kio pri la eskimoj?”

„Ni ne estas eskimoj. Ĉiaokaze, eĉ eskimoj neniam suferas tiom malaltan temperaturon kiel minus 143 oC. Se mi ĝuste rememoras, la plej malalta tera temperaturo iam registrita estas de -89,2 oC. Tio okazis ĉe Vostok en Antarkto.”

„Mi havas la impreson,” mi komentis, „ke vi volas malinstigi homan ekspedicion al Marso. Kiel multaj aliaj el miaj kolegoj, ni preferus intertempe sendi robotajn esplorilojn anstataŭ homaj astronaŭtoj. Mi ne deziras esti respondeca por la nenecesa morto de iu ajn. Tamen, la prezidanto insistas, ke li volas meti homojn sur la surfacon de la planedo. Do, unue ni sendu ĝin al la centra kuracisto por korpa ekzameno, kaj poste vi diskutu la aferon kun la scienculoj kaj teknikistoj. Mi scias, ke pro via longa sperto ĉi tie vi estas verŝajne la plej teknike kapabla persono en la centro, sed estas kelkaj novaĵoj, kiujn vi verŝajne ankoraŭ ne konas.”

La medicina ekzameno okazis senprobleme, kaj la ĉefscienculo Margan Holgan pli pridiskutis kun mi la kondiĉojn sur Marso kaj la celojn de la ekspedicio.

„Vi scias,” diris Holgan, „ke ĝi estas malgranda planedo. Ĝia radiuso estas iom pli ol duono de tiu de la tero. Ĝia pejzaĝo estas pli impona ol io ajn sur nia planedo. Eĉ la monto Everesto kaj la Granda Kanjono en Usono ŝajnas sensignifaj kompare kun Olimpo kaj la Valoj Marinerisaj sur Marso. La Monto Olimpo estas trioble pli granda ol Everesto. La valoj, kies bildojn vi jam vidis sur ekrano, konsistigas grandegan fendon en la marsa krusto. Ĝi longas 600 kilometrojn, kaj ĝia profundeco atingas sep kilometrojn.” Mi interrompis por diri: „Mi ofte pensis, ke eble restas en la fundo de la valo restaĵo de la plej densa atmosfero, kiun iam havis Marso – eble ankaŭ de akvo.”

„Tre malverŝajne. Tamen, oni povas nur konjekti pri tio, kion oni trovos ĉe la fundo. La kosmoŝipo kunportos unuhoman motorĉareton, kiu ebligos surfacan esploradon. Plie ĝi enhavos multajn instrumentojn por serĉi eblajn signojn de ekzistanta aŭ estingiĝinta vivo, interesajn mineralojn, kaŝitajn akvoflakojn, virusojn, kaj tiel plu. Pro la persona ĉeesto de astronaŭto oni povos plenumi komplikajn taskojn, kiujn robota esplorilo ne kapablas fari. Kompreneble, oni esperas, ke en fora estonteco estos eble establi pli-malpli daŭran kolonion sur Marso.”

„Iuj usonanoj eĉ proponis, ke iam oni sukcesos transformi la planedon en tersimilan medion, kreante spireblan atmosferon el oksigeno ricevita de polusa akvo, kaj plantante kreskaĵojn rezistajn al la severaj kondiĉoj.”

„Tio estas nura sciencfikcio. Niaj ambicioj estas multe pli modestaj. Ne, la marsa medio estas malamika al la vivo. Ĝi estas sterila kaj toksa. Rigardu, sur nia tero estas regionoj – ekzemple en Antarkto – kie apenaŭ troviĝas iu ajn specio de vivo, kaj kie la homo ne povus longe supervivi. Marso estas eĉ pli malamika al la homaro. Tamen, tamen, ĝia defio estas nerezistebla, kaj la prezidanto firme decidis persisti en la plenumado de la ekspedicio. Pluraj ŝtatoj promesis apogi ĝin per mono kaj materialo – ne tiom per personaro aŭ tekniko.”

Finfine mi estis akceptita kiel sola astronaŭto de la marsa ekspedicio. La fakto, ke iu eblo revenigi min al la tero estis tre duba, tute ne malinstigis min. Vojaĝi al nia najbara planedo estus la kulmino de mia vivo, kaj morto tiom for de mia hejma tero ŝajnis al mi digna fino de mia ekzisto.

* * *

II

Ekstraktoj el la taglibro de Orman Karg, astronaŭto

Kion mi skribu pri la vojaĝo inter la tero kaj Marso. Ne multon ... Ne multe okazas dum la longa, monotona, teda transiro tra la spaco. Mi legas, dormas, rigardas la ĉirkaŭpasantajn stelojn, planedojn kaj la timige malgrandiĝantan teron, manĝas kaj trinkas sengustan manĝaĵon kaj likvaĵojn el plastaj poŝoj (feliĉe, kun aldono de kelkaj legomoj kultivitaj en hidroporaj cisternoj kaj – malofte – kelkaj fiŝetoj kiuj naĝis en la samaj cisternoj). La spacveturilo kunportas kokidojn, kaj eble proksime al la fino de la vojaĝo, kelkaj jam estos kreskintaj sufiĉe por provizi min per buŝpleno da kokinaĵo. La legomoj kaj aliaj plantoj kreskantaj en la cisternoj kontribuas al purigado de la aero. La recikligita akvo ne estas bongusta, sed ĝi estas trinkebla. Prizorgo de la plantoj, kokidoj kaj fiŝetoj iom malpezigas la monotonon de la vojaĝo. La soleco ne ĝenas min pro la fakto, ke mi pasigis parton de mia infaneco ĉe lumturo sur malgranda insuleto, kie mia patro estis lumturgardisto. Fakte, mi ŝatas esti sola. Homamasoj kaj urboj ne estas tiom allogaj, ke mi domaĝu ilin. Dumvojaĝe, mia plej ŝatata legaĵo estas longa poemo: „La infana raso”, de skota poeto. Temas pri la situacio de la homaro en tempo kaj en la universo – grava temo por terano aŭ astronaŭto. Precipe plaĉas al mi la dekkvara ĉapitro, kiu komenciĝas: Ni pioniraj homoj de la spacvojoj, / Trovas neniun ŝlosilon. Nia atome / Pelita ŝipo sagas rapide / Tra l' kosmovastoj ... La resto de la ĉapitro priskribas sentojn kaj pensojn, kiujn ankaŭ mi spertas en mia kosmoŝipo. Eĉ Marso estas menciita en la dudekkvara ĉapitro: Mortanta Marso / (kion signifas?) / atmosfer-maldenso / kiel la lasta laco / de kadukula menso. Mi nun estas malpacienca por atingi mian marsan celon ...

Unua tago sur la Ruĝa Planedo

NOTO: Mi decidis ne uzi terajn horojn kaj datojn, kiuj ne havas sencon sur planedo, kies tago estas je 2,7 % pli longa ol la tera, kaj kies jaro enhavas 686 tagojn.

La almarsiĝo estis sufiĉe malglata, sed feliĉe nek la ŝipo nek mi suferis damaĝon. Plie la ŝipo restis staranta, kio estas granda avantaĝo. Se ĝi estus falinta, mi havus gravajn problemojn. Mi tuj surmetis mian spacvestaĵon kaj eliris por starigi la instrumentojn. Mi ne povas priskribi miajn sentojn, kiam miaj piedoj staris sur la marsa grundo, kaj mi rigardis la ĉirkaŭan pejzaĝon. Ĝi rememorigis min pri la ruĝa dezerto en la mezo de Aŭstralio, sed mankas ĝia blua ĉielo. Ĝi estas samtempe bela kaj terure minaca.

Sepa tago

Mia unua vido de la Monto Olimpo, la plej alta monto en nia sunsistemo. Ĝi estas nekredebla, timiga, imponega. Antaŭ ĝi, mi sentas min kiel insekto.

Dekkvara tago

La ĉareto bone funkcias. Hodiaŭ mi pliproksimiĝis al la distaj Valoj Marinerisaj. Kompare kun tiu kolosa fendo, la Granda Kanjono en Usono estas eta. Malfeliĉe, mi falis kaj grave vundis la dekstran kruron.

Trideka tago

Mia kruro ne saniĝis. Feliĉe mi ne konstatis signon de gangreno, sed mi estas tre laca kaj malforta. La instrumentoj donas ege interesajn ínformojn, kiuj estas konstante dissendataj al la tero.

Centa tago

Mi scias nun, ke mi estas mortanta. Vere, ĉi tiu planedo estas malamika al la vivo. Mi estas tute elĉerpita, kaj tiuj estos verŝajne la lastaj vortoj, kiujn mi skrib...

NOTO ALDONITA DE ANOJ DE LA DUA EKSPEDICIO AL MARSO

La taglibron de Orman Karg ni trovis apud lia kadavro. La mieno sur lia vizaĝo aspektis trankvila kaj kontenta.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiam venos la ŝanĝo?

En la januara numero de 2009 mi komentis ĉi-loke la elektiĝon de Barack Obama kiel usona prezidanto (Aĉetita mesio) kaj iom malpli entuziasme, ol multaj aliaj, bonvenigis lin. Atentigante pri la karismo, kiun li sendube havas, mi skribis: „Prave do oni ligas multajn esperojn kun la nova prezidanto. Sed ni estos jam kontentaj, se li estos normala registo, tiel normala, kiel fakte estis la elektorezulto.” Nun, unu jaron poste, ni vidas, ke efektive li estas tute ordinara usona prezidanto kaj ne tia mesio, kian kredigis al ni la „Obama-manio”, kies viktimo iĝis eĉ la Nobel-komitato, kiu atribuis al li la monde plej prestiĝan pacpremion, kvankam li tiutempe povis imponi nur per grandiozaj paroladoj, sed neniuj gravaj faroj.

La sola granda faro ĝis nun estis, ke li relative bone majstris la financ-krizon – sed je kia prezo! En la nova usona buĝeto li antaŭvidas rekordan ŝuldosumon de entute 3800 miliardoj da dolaroj. Nu, ankaŭ tio estas ne elstara, sed ordinara faro, ĉar simile agas aliaj landoj. Ekzemple, ankaŭ Germanio relative bone superis la krizon kaj same ŝarĝas sian buĝeton per rekorda ŝuldo. Kio estas pri la promesoj de Obama? Li volis fermi la kontraŭleĝan teroristokarceron en Guantánamo, sed nun montriĝas, ke tio ne estas facile realigebla; do ĝi restas ĝis iam ajn. Li volis disponigi al ĉiu usonano sanasekuron, sed la grandioza vizio fariĝis reformeto, pri kies sorto oni ne riskas prognozi ion ajn. Li volis pacigi Proksiman Orienton kun Israelo kaj Palestino. Nenian progreson oni povas konstati. Li strebis al repaciĝo kun Irano, sed nun establos raketojn en najbaraj ŝtatoj kontraŭ Irano. Kaj laste, sed ne malgrave: li volis funde ŝanĝi la klimat-politikon de Usono, sed dum la pinta konferenco en Kopenhago anoncis neniun konkretan planon por savi nin de la katastrofo minacanta la tutan terglobon.

La reputacio de Obama draste falis, precipe en Usono mem, kie laŭ opinisondoj malplimulto intertempe respektas lin kaj lian regadon. Li nun devas barakti kun la obstakloj, kiujn enhavas la politika sistemo de Usono: la onidire plej potenca viro de la mondo devas konvinki du parlamentajn ĉambrojn pri siaj ideoj, do ne simple povas realigi siajn promesojn. Ŝajnas, ke nun ne estas epoko de mesioj. Ni ne fieras, ke antaŭ unu jaro ni kvazaŭ prognozis „normalan” prezidanton. Prefere ni esperu, ke malgraŭ ĉiuj malhelpoj Obama sukcesos regadi por la bono de sia popolo kaj de la mondo. La „ŝanĝo” promesita de li eble tamen venos, iam.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forfalas la landlimoj

Antaŭ 19 jaroj civitanoj de mia patrujo ekdormis en unu regno, sed vekiĝis en diversaj novaj landoj. Tiel ni vivis, momente fariĝinte fremduloj al sampatrujanoj el frataj respublikoj.

Nun Sovetio ne plu ekzistas jam preskaŭ 20 jarojn. Dum ĉi tiu tempo ni rigardas trans landlimojn kaj vidas homojn similajn al ni, edukitajn per lernolibroj komunaj; homojn, kiuj posedas la internacian lingvon de nia patrujo. Nek kazaĥoj nek belorusoj forgesas la rusan lingvon. Certe, la multnombra rusa loĝantaro de Kazaĥio kaj Belorusio savas sian kulturon, estimante la morojn de aliaj nacioj en siaj hejmlandoj.

Abismoj

Ni malgaje rigardis al abismoj, kiuj kreskis dum la jaroj inter niaj novaj landoj. Eŭropaj ŝtatoj male proksimiĝis unu al la alia, sentante la neceson esti solidaraj, malfermi landlimojn kaj krei unuecan ekonomian spacon. Mi vidis, ke en Finnlando limgardistoj ridetas al civitanoj de Nederlando kiel al samlandanoj.

Esti gasto kaj senti sin hejme estas ĉiam agrable. Popoloj ne kulpas pri „grandaj” politikaj malakordoj. Homoj volas vojaĝi, lerni en universitatoj kaj interŝanĝi spertojn. Ili deziras liberiĝi de senbezonaj formalaĵoj.

Antaŭ nelonge ni kun ĝojo eksciis, ke finfine niaj landoj ekiris renkonte unu al la alia. Tri ŝtatoj – Rusio, Kazaĥio kaj Belorusio – komencis krei komunan ekonomian spacon. Ekde julio 2011 la doganunuiĝo ekfunkcios, kaj la landlimoj neniiĝos.

Spertuloj

Opinioj de spertuloj malkongruas pri la ĉefaj demandoj, ekzemple pri la utilo por la ekonomioj de la koncernaj ŝtatoj, kiel tio influos al komerco, kaj kia fariĝos la konkurenco ekonomia en la novaj kondiĉoj. Respondi tiujn demandojn estas zorgo de specialistoj, sed nun estas interese, kiamaniere la popoloj de la postsovetiaj respublikoj rigardas la baldaŭan reunuigon.

Multaj homoj, certe, optimisme reagas. La abismoj stringiĝas, kaj foriĝas la historia maljusteco. La fratecaj popoloj devas vivi ŝultr’ al ŝultro kaj komune lukti kontraŭ recesioj kaj, ĉefe, kreskigi estontajn generaciojn. Tre multe da studentoj el ekssovetiaj respublikoj lernas en universitatoj de Rusio.

Kapabloj

Sed baldaŭ la junularo de tri ŝtatoj rajtos senbare trovi por si laboron en la vasta teritorio de la nova ekonomia unio, agante en tre variaj kampoj. Pordoj malfermiĝos, kaj la junaj gefakuloj povos realigi sin tie, kie estos bezonataj iliaj kapabloj: ĉu en Rusio, Kazaĥio aŭ Belorusio.

Kaj tio ĉi estas la plej grava. La mondo estas tre granda, kaj ju malpli da ŝtatlimoj estos, des pli ĉiu trovos sian profesian niĉon. Tiom da obstakloj estas en la vivo; almenaŭ la artefaritaj malaperu.

Dmitriy VLASSOV
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitriy Vlassov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konga kozako

Ekde 1990 la afrikano Situ Tibjurs, 41-jaraĝa, el Kongo, loĝas en Ukrainio. Li tiom ŝatas sian novan landon, ke li ekdeziris fariĝi kozako, ano de popolo loĝanta en sud-orienta parto de Rusio.

Tial, la 19an de januaro, kiam ortodoksanoj festas baptadon, oni „kozakigis” la afrikanon, mergante lin en freŝan, malvarman akvon.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mi vivas surstrate ...

Christine Theano Christine Théano estas unu el la multaj, kiuj perdis familianojn kaj sian tutan havaĵon en Haitio. La muroj de ŝia domo kolapsis kaj ŝi vivas surstrate. Ŝi skribis: „Ni havas akvon, sed ricevi alian helpon ne estas facile, ĉar estas multe da personoj kaj foje ili batas unu la alian por havi nutraĵojn. Mi ne havas rekte adreson por ricevi vestaĵojn kaj manĝaĵojn, ĉar la familia domo, kie mi vivis, tute falis.” Christine volas rekonstrui sian domon en la venontaj monatoj.

Simila estas la situacio ĉe la aliaj Esperanto-parolantoj en Portoprinco. La plimulto postvivis kaj provas reorganizi sian vivon, komenci denove, ekde nulo.

Se vi volas helpi al Christine kaj al ŝia Esperanto-amikaro, pagu iun ajn sumon al unu el la kontoj de Flandra Esperanto-Ligo (vidu p. 4) kun la mencio "Haitio". Tre koran dankon ilianome!


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pordo al okcidento

La eŭropa enirejo: tiel taksas ĉinoj Hungarion. Eble troas diri, ke ĉinoj opinias hungarojn la unusola parenca popolo en Eŭropo, sed fakto estas, ke la ordo de hungaraj kaj ĉinaj personaj nomoj identas, ke la distribuo de sango-grupoj de hungaroj kaj nordaj ĉinoj samas kaj ke konstateblas simileco en popolmuziko kaj en popolarto ankaŭ en norda Ĉinio.

Fine de socialismo ĉinoj are alvenis en Hungarion. Ili komence kuiris en ĉinaj restoracioj kaj komercadis. Ĉinaj varoj iĝis popularaj inter malriĉaj hungaroj. Laŭ opinisondadoj, hungaroj taksis ĉinojn la plej bona popolo inter ciganoj, slovakoj, rumanoj kaj aliaj vivantaj en Hungario. En Hungario vivas granda ĉina kolonio. Ankaŭ la Banko de Ĉinio funkcias en Budapeŝto, kio estas unika en la regiono.

Lernejo

Dulingva lernejo estas fondita en Budapeŝto kaj do, spite lingvajn malfacilaĵojn, naskiĝis nova generacio dulingva. Por ĉinoj la hungara lingvo estas tiel malfacila kiel la rumana aŭ la ĉeĥa.

La ĉina registaro alte taksas la hungaran kontakton, ĉar Hungario apartenas al Eŭropa Unio, membras en la t.n. Schengen-grupo (eŭropaj ŝtatoj, inter kiuj ne ekzistas landlimaj kontroloj) kaj verŝajne baldaŭ en la eŭro-zono. Pro tio ĉina kompanio planas konstrui fabrikon en Hungario por munti aŭtobusojn.

Karlo JUHÁSZ
Hungario

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Karlo Juhász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio

En 2009, la Internacia Jaro de Astronomio proklamita de Unesko, la mondo celebris la 615-jaran jubileon de la elstara sciencisto kaj ŝtatisto Mirzo Ulugbek.

Oriento donacis al la mondo multajn saĝulojn. Iliaj nomoj, kiel steloj, tra la jarcentoj lumas desur la ĉielo de scioj: Al-Ĥorezmi, Abu Rajhan Al-Biruni, Aviceno, Al-Farabi, Omar Ĥajam ktp. Kaj kiel hela neestingebla lumo inter ili brilas la nomo de sultano Muhamad Tareg Ulugbek. Per la forto de lia talento kaj soifo je scioj, komence de la 16a jarcento formiĝis samarkanda astronomia skolo, kies esploroj kaj malkovroj fariĝis kvazaŭ netakseblaj briketoj en la fundamento de la moderna astronomia scienco.

Estonta reganto de la imperio

Kiu povis supozi, ke al tiu ĉi knabo, naskiĝinta la 22an de marto 1394 en la ĉararo de lia mondkonkerinta avo, estis destinita granda scienca kaj politika misio. Ekde frua infaneco, Ulugbek estis tre scivola knabeto, kiu posedis eksterordinaran intelekton. Kelkaj sciencistoj parolis ankaŭ pri lia mistika talento. Pri tio atestas unu el pluraj legendoj. Foje Amir Timur (Tamerlano) troviĝis en iu konstruaĵo, kiam lin subite alkuris Ulugbek. La sola deziro de la knabo estis tio, ke la avo senprokraste forlasu la ejon. La reganto estis tre surprizita per tia peto de sia nepo, sed li faris tiel, kiel lin petis Ulugbek. Kaj tuj poste komenciĝis tertremo, kiu detruis la konstruaĵon. Tiamaniere Ulugbek eble savis sian avon. Vojaĝante post la militira ĉararo de Timur, la juna Ulugbek multe lernis de sia mentoro Kazi-zade Rumi. La faman scienciston oni konis eĉ ekster la limoj de Maveranar (ŝtato de Timur) kaj nomis „Platono de sia epoko”. Iutage, pretervojaĝante laŭ la teritorio de Irano (Orienta Azerbajĝano), Ulugbek – tiam li estis 8-jara – ekvidis ruinojn de iuj antikvaj konstruaĵoj. Sentinte la scivolon kaj anticipante la demandon de sia lernanto, la mentoro komencis atentokapte rakonti. Li sciigis, ke tio estis observatorio de la 13a jarcento, kreita de Nasiridin Tusi. Ĝi distingiĝis ne nur per siaj grandegaj dimensioj. En la jaro 1270 la sciencistoj kreis tie astronomian tabelon. Eble tiuj eventoj poste instigis la junan sultanon fondi en sia hejmlando la observatorion, kiu vere memorigas la antikvan observatorion de Nasiridin Tusi. En 1405 dum sia militiro al Ĉinio, Amir Timur mortis en la urbo Otrar (nuna Kazaĥio). Post tio komenciĝas la porpotenca batalo, kiu daŭris ĉirkaŭ 5 jarojn. Rezulte la potencon akiras la patro de Ulugbek, la kvara filo de Timur – Ŝahruh. Malsame al sia patro, Ŝahruh translokas la ĉefurbon de sia ŝtato de Samarkando al Herato kaj en 1409 nomumas sian 15-jaran filon reganto de Samarkando. Post la morto de Ŝahruh en 1447 Ulugbek fariĝas reganto de la tuta eksa imperio de Timur kaj ĉefo de la dinastio de Timuridoj.

Talenta sciencisto

Jam junaĝe Ulugbek komencis interesiĝi pri scienco. Al tio grave kontribuis ankaŭ la riĉa biblioteko, kolektita de liaj patro kaj avo, kie li pasigas longan tempon. Tie li legis verkojn de grandaj sciencistoj, kaj studis historion. Sed ĉefe li atentis studojn pri astronomio kaj matematiko. Pri liaj vastaj konoj cirkulis legendoj. Jen kion skribis la plej proksima kunlaboranto de Ulugbek, la matematikisto Gijasidin Kaŝi: „Ulugbek estas granda fakulo pri matematiko. Lia majstreco en tiu ĉi sfero atingis tiun gradon, ke foje dum ĉevalrajdado li decidis eltrovi al kiu tago de la suna jaro korespondas iu dato. Kaj do, sidante sur la selo, li kalkulis la longitudon de la suno kun precizeco ĝis du minutoj de la firmamento”.

Samtempuloj aprezis ankaŭ la fenomenan memorkapablon de sia reganto. La evento, okazinta iun tagon en la palaco, estas unu el la ekzemploj de tiu ĉi talento. Ulugbek estis pasia ĉasisto. En lia biblioteko estis speciala libro, kien dum multaj jaroj estis enskribataj la dato kaj loko de ĉiu ĉasado kaj ankaŭ priskribo de la arkpafitaj birdoj. Dum militiro tiu ĉi libro perdiĝis. La bibliotekisto estis konfuzita, sed Ulugbek trankviligis lin kaj diris, ke li povas rekonstrui la tutan libron laŭ sia memoro. Li tion faris kaj kiam la perdita libro estis retrovita, evidentiĝis, ke Ulugbek faris nur 4 aŭ 5 erarojn. Kiel atestis Gijasidin Kaŝi, li estis nesuperebla fakulo pri la korano. Dum ĉeesto de ekspertoj, li povis citi iun ajn ĉapitron el la sankta libro kaj ne fari eĉ unu solan eraron.

Sian tutan potencon kaj riĉon Ulugbek dediĉis al evoluigo de scienco kaj edukado. Li konstruis superajn altlernejojn – madrasojn – en Samarkando, Buĥaro kaj Giĝduvano. Ili estis siaspecaj mezepokaj universitatoj, en kiuj, krom la bazojn de teologio, studentoj studis matematikon, astronomion, filozofion, retorikon kaj aliajn sciencojn. Sed Ulugbek okupiĝis ne nur pri konstruado, sed li ankaŭ prizorgis, ke la edukado estu alirebla al la tuta talenta junularo, eĉ al tiuj, kiuj ne havis monon. Ne malofte li mem lekciis en la madrasoj. Studado en la madrasoj estis senpaga – al plej diligentaj studentoj oni pagis stipendiojn. Kiel atestas Zahiridin Bobur, en la madraso de Ulugbek instruis ankaŭ 14-jara talentulo, instruisto Mullozade, filo de Mulao Osman. Sen la persona patronado de Ulugbek tio apenaŭ estus ebla. La talentan knabon oni nomis Mullo-i Madarzod, kio signifas „denaska mulao”. Inter la studentoj estis reprezentantoj de diversaj nacioj, inkluzive eksterlandanojn.

Ulugbek kreis ankaŭ akademion, en kiu membris ĉirkaŭ 100 akademianoj, elstaraj sciencistoj de la ŝtato. Laŭ atestoj de samtempuloj, Ulugbek mem estis rimarkinda kaj multflanka erudiciulo. Krom verkoj pri astronomio kaj antropologio, li aŭtoris historian traktaton Arbajn ulus („Kvar ulusoj”) pri la kvar ŝtatoj aperintaj post forpaso de Ĉingis-Ĥano. Ĝis nun konserviĝis la nomoj de 6 muzikaj verkoj de Ulugbek. Liajn poemojn admiris la elstara poeto Aliŝer Navoi. La fakuloj opinias, ke dum la regado de Amir Timur en la arto kaj arkitekturo dominis monumentalismo, dum la regado de Mirzo Ulugbek dominis harmonio kaj dum la regado de postaj Timuridoj rafiniteco.

El sia militiro al Mogolistano (simbola nomo de orienta Kazaĥio kaj orienta Turkestano) en la jaro 1424 Ulugbek alportis nefritan ŝtonon, kiun oni nomis Mahtob („Luna lumo”). Oni rakontis, ke ĝi estis trona ŝtono de Ĉingis-Ĥano. El tiu ĉi ŝtono Ulugbek ordonis fari tomboŝtonon por sia avo Amir Timur. La rare bela „Banejo de Mirzo”, konstruita de Ulugbek, funkciis dum pli ol 500 jaroj. La planko en la banejo estis konstruita el diverskoloraj ŝtonoj.

Ĉefa vivoverko

La naturo malavare dotis Ulugbekon per talento de sciencisto. En li kuniĝis vastega erudicio, fideleco al la ideo kaj celdetermineco en ties realigo. Sed por efektivigo de la vivverko estis necesaj ankaŭ sufiĉaj monrimedoj. Kaj, kiel reganto de potenca ŝtato, li disponis pri ili plenmezure. Tial la astronomia skolo kreita de li estas plenrajte konsiderata kiel ora jarcento de la mezepoka astronomio. La plej grava projekto de Ulugbek – observatorio – estis finkonstruita en 1428-1429 (kelkaj fakuloj supozas, ke ĝi ekfunkciis kelkajn jarojn pli frue) sur la rokeca monteto ĉe piedo de la altaĵo Kuhak (nuna Ĉupan-Ota) kaj reprezentis trietaĝan rondforman konstruaĵon, kiu estis kovrita per belegaj kaheloj. La loko por konstruado de la observatorio estis ideale elektita. De ties supro estis tre oportune observi la ĉielon. Ulugbek konstruis belegan ĝardenon Bogi Majdon, okcidente de la monteto, kie ĝis nun ekzistas samtitola vilaĝo.

La esplorado daŭris samtempe kun la konstruado. Ĉar tiutempe optikaj instrumentoj ne ekzistis, la konstruaĵo mem servis kiel grandega mezurinstrumento – kvadranto, t.e. kvarono de cirklo (90 gradoj). Sed pro la specifeco de situo de Samarkando, ĝi povis esti uzata nur kiel sekstanto (sesono de cirklo). La trietaĝa cilindroforma konstruaĵo (ties diametro egalis ĉirkaŭ 50 metrojn) estis pli ol 30 metrojn alta. Meze lokiĝis la ĉefa mezurinstrumento. Bedaŭrinde, ĝis la nunaj tagoj konserviĝis nur ĝia subtera parto, kiu malsupreniras je 11 metrojn. Ĉi tie oni faris observojn de la suno, luno kaj planedoj de la firmamento. Detalan priskribon de la observatorio ni trovas en la verko de historiisto Abd-ar-Razzak Samarkandi, samepokulo de Ulugbek: „La konstruaĵo estis konstruita same fortike, kiel bazo de potenco kaj oazo de majesteco. La bildoj de naŭ ĉieloj kaj desegnaĵo de sep ĉielringoj kun gradoj, minutoj, sekundoj kaj sekunddekonoj, ĉielo kun rondoj de sep moviĝantaj astroj, bildoj de senmovaj steloj, klimatoj, montaroj, maroj, dezertoj kaj ĉio, kio rilatas tion, estis pentritaj en la desegnaĵoj admirindaj kaj grafikaĵoj nekompareblaj ene de tiu ĉi nobla konstruaĵo”.

Ĉar teleskopoj tiutempe ne ekzistis, astronomoj faris siajn observojn per angulmezuraj instrumentoj, kiuj servis por eltrovo de situo de la surĉielaj astroj kaj vida distanco inter ili, esprimitaj en gradoj kaj minutoj de la firmamento. Instrumentoj en la observatorio de Ulugbek estis la plej perfektaj, kiujn eblis nur tiutempe krei. Uzante ilin, Ulugbek kaj aliaj samarkandaj astronomoj atingis tian precizecon en siaj observoj, kiu restis nesuperebla dum unu jarcento kaj duono.

Ulugbek sukcesis arigi ĉirkaŭ si grandan grupon de junaj sciencistoj. En liberaj sciencaj diskutoj regis la principo, enkondukita de li mem: la ŝtatestro kaj ordinara studento estis egalrajtaj. Ulugbek ne ŝatis homojn, kiuj en sciencaj disputoj konsentis kun li ne pro siaj konvinkoj, sed nur por plezurigi lin.

La sciencistoj rigardis kiel sian ĉefan taskon la ĝeneralan testadon de ĉiuj donitaĵoj akumulitaj de Ptolemeo ĝis Nasiridin Tusi. La plej grava rezulto de ilia agado fariĝis tiel nomataj „Novaj Guraganaj Tabeloj” (1437). La tabelojn akompanis detala enkonduko, kies unua ĉapitro estis dediĉita al la kalendaroj de araboj, grekoj-sirianoj, persoj, ĉinoj kaj ujguroj, kaj ankaŭ estis komparataj donitaĵoj pri diversaj kalendaroj. Jam en tiu ĉapitro rimarkeblis grandaj konoj de la kompilintoj pri astronomiaj esploroj, faritaj dum multaj jarcentoj sur la grandega teritorio de Mediteraneo ĝis Pacifiko.

La katalogo, enhavanta situojn de 1018 steloj, longe restis la plej kompleta kaj preciza; eŭropaj astronomoj reeldonadis ĝin eĉ post du jarcentoj. En Oriento ili estis uzataj ĝis la 17a jarcento. Ne malpli precizaj estis ankaŭ samarkandaj tabeloj de movado de la suno, luno kaj planedoj. Sen iuj ajn teleskopoj Ulugbek kaj liaj kolegoj sukcesis nekredeble ekzakte eltrovi ankaŭ la longon de jaro (kompare kun nunaj donitaĵoj, ili eraris nur je 58 sekundoj) kaj elkalkuli la koordinatojn de pli ol 600 urboj ne nur en centra Azio, sed ankaŭ kelkaj en Rusio kaj Eŭropo.

Poste partoj de tiu ĉi katalogo subtitole Ex Astronomicis Observationibus Ulug Beigi, Tamerlani Magni Nepotis („Astronomiaj tabeloj de Ulugbek, nepo de la granda Tamerlano”) estis tradukitaj en la latinan kaj en 1648 unuafoje publikigitaj en Anglio. Tiam la profesoro de la oksforda universitato John Greaves publikigis ankaŭ la geografiajn tabelojn de Ulugbek.

La vivo de Ulugbek finiĝis tragike. Aldona imposto (tamga), enkondukita de li, je ekstera komerco malkontentigis komercistojn, metiistojn kaj la militistan eliton, kiu subtenis ilin. En 1449 li fariĝis viktimo de konspiro de sia propra filo Abdullatif. Devigita abdiki de la trono, Ulugbek estis sendita al haĝo kaj samtempe oni organizis juĝadon, dum kiu li estis mortkondamnita. La 27an de oktobro 1449 apud Samarkando Ulugbek estis senkapigita. Nun lia tombo estas en la maŭzoleo Gur-Emir, familia tombejo de Timuridoj en Samarkando.

Malgraŭ la meritoj kaj skalo de liaj esploroj, post la morto de Ulugbek scienca agado en la observatorio daŭris tute nelonge fare de lia disĉiplo Ali Kuŝĉi. Poste la observatorio komencis stagni kaj estis entute perdita, perdita dum jarcentoj. Estas strange, ke laborloko de la reganto, kie li dum jardekoj pasigis tre longan tempon, post lia morto estis forgesita. Multenombraj provoj trovi la observatorion fiaskis. Kaj nur en 1908 la rusa sciencisto Vasilij Vjatkin post kelkjara serĉado sukcesis trovi, laŭ la posedaĵ-dokumentoj de la 17a jarcento, la faman observatorion kaj komencis tie arkeologiajn elfosaĵojn.

Pri la aŭtoritato de la uzbeka sciencisto en la mondo atestas ankaŭ la fakto, ke la pola astronomo Jan Havelius bildigis Ulugbekon en la rondo de la plej elstaraj astronomoj de la mondo sur du gravuroj, kiuj eniris lian libron Prodromus Astronomiae („Antaŭheroldo de Astronomio”) (1690). En 1830 sur la mapo de la luno, kompilita de la germana astronomo Johann Heinrich von Mädler aperis kratero de Ulugbek (Ulugh Beigh). La 8an de novembro 1910 la ruslanda imperiestro Nikolaj la 2a donis sian altmoŝtan permeson al la Rusa Astronomia Societo komenci monkolektan kampanjon „por konstrui monumenton al la granda astronomo Ulugbek”.

Sen ajna troigo eblas diri, ke la observatorio de Ulugbek estis prototipo de nuntempaj astronomiaj institucioj. Jam nur tio estas lia grandega merito. Li lasis al siaj posteuloj riĉan sciencan heredaĵon, liajn kreaĵojn kaj atingojn de la astronomia skolo kreita de li oni admiras ankaŭ nun en la 21a jarcento. La granda uzbeka poeto-humanisto Aliŝer Navoi skribis: „Sultano Ulugbek, posteulo de granda ĥano Timur, estis reĝo, kiun la mondo ankoraŭ ne konas. Ĉiuj liaj samtempuloj foriris forgesite. Kiu memoras ilin nun? Sed li, Ulugbek, etendis la manon al la sciencoj kaj atingis multon. Antaŭ liaj okuloj la ĉielo alproksimiĝis kaj descendis. Ĝis la fino de la mondo homoj de ĉiuj generacioj skribos leĝojn kaj regulojn desur liaj leĝoj”.

Vitalij kaj Anatolij IONESOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vitalij kaj Anatolij Ionesov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kun la legomoj kreskas amikeco

Antaŭ du generacioj multaj domposedantoj kulturis ĝardenon apud la domo. Multaj fieris pri sia ĝardeno, sed dum la prospera periodo inter proksimume 1980 kaj 2000 multaj domposedantoj ne emis ĝardenumi, kaj tion ne lernis la nova generacio. Tamen dum la lastaj kelkaj jaroj, precipe dum la malprospera periodo, homoj komencis denove ĝardenumi.

En Nov-Zelando, kaj supozeble en aliaj landoj, popularis ĝardenado dum la unuaj tri kvaronoj de la 20-a jarcento. Ekzistis kluboj, por ke oni kune lernu kaj diskutu kaj eĉ gajnu premiojn pro la plej grandaj kaj sukaj legomoj aŭ fruktoj kaj ankaŭ floroj. Cetere multaj lernejoj posedis legomoĝardenojn.

Antaŭ unu generacio oni ĉesis instrui ĝardenadon. La lernejanoj ne komprenis la avantaĝojn de propra ĝardeno kaj ne sentis bezonon kreskigi legomojn. Poste kiel plenkreskuloj ili disponis pri la monrimedoj por aĉeti ĉion bezonatan.

Sukero kaj graso

Dum tiu periodo en evoluintaj landoj kreskis la nombro de homoj, kiuj fariĝis tro dikaj, malsanaj kaj pigraj. La malsano diabeto trafis pli kaj pli da homoj, parte pro malbona dieto, tro da sukero kaj graso, kaj parte pro nesufiĉa ekzercado.

Tamen okazis diversaj reagoj, ekzemple la movado por malrapida manĝaĵo, kiu fondiĝis en Italio en 1989 kaj poste disvastiĝis alilande. Kontribuis ankaŭ renesanco de bienistaj bazaroj.

Precipe dum la lastaj du jaroj, dum la depresio, pli kaj pli da homoj decidis, pro manko de sufiĉa mono, eble pro manko de laborposteno, ke ili ŝparu monon, kreskigante la proprajn legomojn kaj fruktojn. Por helpi tiajn homojn, oni starigis en kelkaj urboj en Nov-Zelando komunumajn ĝardenojn, kie homoj povas lerni fari kaj finfine manĝi la profiton de sia laborado.

Sakoj kaj skatoloj

Kreskis la ĝardeno-movado ne nur en Nov-Zelando sed ankaŭ en aliaj evoluintaj landoj. Kreis lernejoj novajn ĝardenojn, kie la geknaboj lernas kultivi plantojn. Samtempe ili komprenas, ke manĝaĵo devenas de plantoj kaj ne de superbazaraj sakoj kaj skatoloj.

Diversaj urboj permesas kultivi neuzatajn terpecojn por komunumaj ĝardenoj. Tio utilas al tiuj sen hejma spaco kaj ankaŭ nutras sintenon pri komunumeco, dum homoj kunestas por dividi sciojn kaj spertojn. Do kun la legomoj kreskas amikeco.

En Manukau, apud Auckland, oni starigis programon kontraŭ diabeto: partoprenantoj ekzercas sin, ĝardenumante. En Nelson alia grupo, konsistanta el pensiuloj kaj senlaboruloj, formiĝis por ŝpari monon, kreskigante la propran manĝaĵon. Ofte tiaj ĝardenoj havas ekologian flankon.

Kuraĝigi kaj konsili

Ne ĉiuj komunumaj ĝardenoj sukcesis. Foje najbaroj plendas, se la aspekto ne plaĉas. Do komunuma ĝardeno en Basque-Parko en Auckland estas forigita, ĉar la volontuloj ĝin ne sufiĉe prizorgis. Helpe al tiaj homoj la magazino New Zealand Gardener (Nov-Zelanda Ĝardenisto) komencis kampanjon por kuraĝigi kaj konsili nespertajn kultivantojn. Komenciĝis samcele nova televida programo.

En Wellington, la projekto por komunumaj ĝardenoj nomiĝas Operation Green Thumb (Operacio Verda Dikfingro). La konsilantaro subtenas 90 ĝardenojn tra la urbo.

Notindas, ke la kreskanta intereso pri ĝardenoj neniel sin limigas al Nov-Zelando. Starigis novan legomoĝardenon ĉe la Blanka Domo en Vaŝingtono Michelle Obama, la edzino de la usona prezidanto.

Pliaj informoj legeblas ĉe: www.nzgardener.co.nz; www.mangerecommunitygarden.com; www.communitygardenz.org.nz kaj www.slowfood.com.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Interlingvo: komparo inter du solvoj

Tre ofte okazis al mi, kun plezuro, laŭdi senrezerve verkojn de mia kunakademiano kaj kolego André Cherpillod. Des pli multe mi bedaŭras, ke ĉi-foje kelkajn rezervojn mi havas. La titolo „Ido, unu jarcenton poste” supozigus detalan portreton pri la nuna situacio. Male, la leganto trovas iom tro sintezan frazon: „Nuntempe, la Interretaj paĝaroj pri Ido asertas, ke idistojn oni nombras inter 2000 kaj 5000. Tre dubinde ...”. Nenio alia. Ke ekzistas pli ol 14000 titoloj en Vikipedio en Ido, ke la revuo Progreso daŭre aperas ekde 1908, do kun sama vivdaŭro, kiel la UEA-revuo, ke ĉiujare plu okazas kongresoj diverslande, kvankam kun nur kelkdeko da partoprenantoj, ke el la plurcentoj da artefaritaj planlingvoj nur kvin havas duliteran kodon en la internacia ISO-normaro, kaj unu estas Ido – nu, tiujn sciigojn mi estus ŝatinta trovi emfazitaj.

Estu aŭdata la alia flanko

Kelkio estas dediĉita al Beaufront; tamen Cherpillod rigardas al Beaufront kvazaŭ per ia pra-esperantista mieno, kaj li parolas pri la „oktobra perfido”, kiam en oktobro 1907 la Delegacio por la Alpreno de Internacia Helplingvo decidis alpreni Esperanton kun kelkaj reformoj. Sed la reformoj estis tiom multaj, ke ne plu estis Esperanto, sed alia lingvo. „Trompa faro de Couturat”, „hipokriteco” de Beaufront, „mitomaniulo”, „malhonoriga rolo”, „pajlohomo” ...

Ŝajne la aŭtoro ne legis la nun abundan diverslingvan verkaron pri tiu evento kaj pri la homo: raporto pri la laboroj de tiu Delegacio aperis en la franca en 1908 fare de Couturat kaj, tute senpartia kaj ekvilibra, fare de Jespersen, en Ido, en 1912 (esperantigo de Perla Martinelli en Literatura Foiro, decembro 2007, p. 294-298); en 2005 aperis la tuta leteraro inter Peano kaj Couturat (prezento mia en Language Problems and Language Planning, aŭtuno 2007, p. 281-289); ekzegezo de Claude Gacond pri la personeco de Beaufront kaj lia graveco por la esperanta didaktiko aperis en sep sinsekvaj numeroj de Literatura Foiro, de la februara 2007 ĝis la februara 2008. Nu, la aŭtoro el ĉio ĉi ŝajne nenion legis, kaj en la bibliografio nenio ĉi-koncerne troviĝas, kvankam lia verko estas deklarita eldonita en la kvara trimestro de 2007. Preter tiuj ĉi rimarkoj, tamen science nepraj, li ja meritplene sintezas la historion de Ido ekde ĝia naskiĝo, ĉerpante el esperantaj kaj francaj verkoj, ne el la idaj (audiatur et altera pars! = estu aŭdata ankaŭ la alia flanko!).

Esperanto estas la venkinto inter la planlingvoj, do al la plenvenkitoj, kiel Ido, oni agnoskas nenian honoron; la Esperanto-historio ostracismis ĉi tiun misnaskitan idon Ido, kvazaŭ hontante, sed certe malbenante, ke ĝi naskiĝis. Pro tiu spurado en la historio Cherpillod estas do ege dankinda; ni trovas en lia broŝuro detalojn pri la morto de Beaufront, forbruligo de liaj paperoj, tombo kaj, en la lastaj paĝoj, pri la (magra) literaturo en Ido.

Polemika regurdo

Tre interesa estas atenta komparo inter la strukturo de Ido kaj de Esperanto, baziĝanta sur Ido-gramatikoj kaj Ido-vortaroj. Tamen tre bedaŭrinde ĝi komenciĝas per regurdo de ridinda polemiko pri intern-uza maniero kodigi la ĉapelitajn esperantajn literojn. Cherpillod ankoraŭ opinias, ke Esperanto devas esti grafike bela (por kies okuloj?) por allogi adeptojn per sia ortografio, kaj pri la x-sistemo li verdiktas: „Tiu Esperanto-karikaturaĵo, kiun kelkaj penas entrudi en la zamenhofan lingvon, forte ridigas niajn kontraŭulojn kaj decidigas ilin neniam lerni lingvon tiagrade barbaran, tre tre tre malsuperan al Ido.” Same barbaraj al nekutimanto povas aspekti la ideogramoj aŭ la latinaj literoj kun diakritoj, kaj tamen ĉiu verkanto en lingvo kun diakritoj eldonas eksteren per diakritoj kaj solvis interne senprobleme la transkodigojn de siaj literoj al skribmaniero klakebla per ĉia klavaro kaj rete transsendebla kaj legebla ĉiuekrane. Se Cherpillod scius, ke MONATO uzas la x-sistemon por transsendo komforta cele al posta transkodigo ...

Pri la distrumpetita „internacieco” de la tute sendiakrita 26-signa latinlitera sistemo oni ege rajtas dubi; ĝin uzas preskaŭ nur anglalingvanoj, do ege malpli ol kvarono de la terglobo. Zamenhof en la Fundamento konsilis surogaton per postmeto de „h”, en la Lingvaj Respondoj eksplicite allasis surogaton per postmeto de apostrofo; interretuloj trovas pli komforta kaj uzas surogaton per postmeto de „x”, jen ĉio. Ĉar temas eksplicitadire pri surogato, kaj ĉar la Fundamento tute ne devigas al la h-sistemo (ĝi diras: presejoj „povas anstataŭigi per”, ne ja „povas anstataŭigi nur per”), la afero estus finita; sed aperis anatemuloj kontraŭ sistemoj, malsamaj de tiu proponita de la Fundamento. Ĝuste por silentigi tiujn mi mem iniciatis en la Akademio de Esperanto la rezolucion, ke la diversaj teknikaj elturniĝoj por la transkodigo de la ĉapelitaj literoj tute ne estas kontraŭ-Fundamentaj. Post du jaroj la Akademio fine decidis aprobi mian rezolucion, kaj tiel ĉiu retulo rajtas transkodigi, kiel li volas, sen la artefarita (pli ĝuste: artetrudita) konsciencriproĉo, ke li uzas ion nelojalan al la Fundamenta lingvo. Sed mi pardonpetas, ke, pro mia persona engaĝiteco en la akademia decido, mi lasis min treni de polemiko, kiu bezonus tomboslabon anstataŭ resurekto.

Komparo

La prezento de Ido okupas pli ol la duan duonon de la libreto. Tre zorge atenta, kun ekzemplofrazoj, estas la komparo inter Esperanto kaj Ido; kaj ekvilibre Cherpillod honeste diras siajn preferojn, kiam Idon li opinias pli taŭga ol Esperanto, kaj tre klare li prezentas la esencan malsimilecon de la strukturoj de la du lingvoj, konfirmante, ke Ido neniel povas sin konsideri ia Esperanto reformita, sed ĝi ja estas alistruktura lingvo, kaj pri la derivmaniero, kaj pri la verboj, kaj pri la tabelvortoj. Estas bedaŭrinde, ke Esperanto ne naskiĝis kun kelkaj el la sendube superaj Ido-karakterizoj, sed oni ne pretendu, ke ĉiu ideo de Zamenhof estas la plej genia. Iuj solvoj, proponitaj en Ido, estus sendube preferindaj: tri genroj (vira, ina kaj sendistinga, aŭ, se uzi pli fakajn terminojn, maskla, femala kaj nedifinita); verboj havas tri infinitivojn (prezencan, preteritan kaj futuran) unuvorte esprimeblajn; la pasiva verboformo povas esti kaj analiza kaj sinteza, kaj tiurilate rimarkinda estas la iompostioma moderna evoluo de Esperanto al la uzado de pasivaj formoj, kiel „amatas”, „amitas”, paŭsantaj formojn, normalajn en Ido.

Same iuj sufiksoj, malfrue venintaj en Esperanton, kiel „iv”, „oz”, „iz”, havas inspiron el Ido. Cherpillod apogas tiun analizon de la esperantaj vortoj, kie finaĵoj, prefiksoj kaj sufiksoj estu memstaraj vortoj; se tiel, oni konsekvence antaŭenpaŝu kaj agnosku, ke ankaŭ radikoj estas memstaraj vortoj. Ja, se en „labor-is” la finaĵo „is” estas memstara vorto, do ankaŭ „labor” estas memstara vorto, kaj „laboris” aspektas tute ordinara kunmetaĵo. Al la ekzemplo de Cherpillod, tute ĝusta, kvankam ne kutima, „Ĉu vi lavis la teleraron?” „Ne is, sed os” oni povus analoge respondigi: „Ĉu vi lavis la plankon?” „Ne lav, sed bala”; esprimo tute logika kaj komprenebla, eĉ se ankoraŭ (tute) ne uzata. Kaj tiu analizo ĝustigus ankaŭ alian ekzemplon de Cherpillod, kiu diras, ke „laborema” ne estas derivaĵo de „labori”; tute prave, sed ankaŭ ne kunmetaĵo de du vortoj „labori” kaj „ema”, kiel li, bedaŭrinde, diras; en tia analizo la vortoj estas tri: „labor”, „em” kaj „a”.

Ĉe la fino de la lego estas demando: kial Ido fariĝis konkuranto tiel febla de Esperanto? Finfine, ĝi havis kelkajn tute bonajn atutojn, kiujn ĉi tiu libreto evidentigas. Kial idistoj ne kapablis altiri pli multe da adeptoj, precipe post la dua mondmilito? Finfine, tiam estis granda spaco por malfermo de komunikado kaj ankoraŭ granda nekono de fremdaj lingvoj. Malfacilas la respondo, kiel ĉiam, se temas pri sociaj fenomenoj. Prave Cherpillod rimarkas, ke la evolupovo de Esperanto estas senlima, do alia lingvo ne necesis al la esperantistoj, kiuj nur etparte transiris al Ido. Ido do ne povis ĉerpi el jam preta puto de la esperantistaj grupoj, kiel male faris Esperanto kun la volapukistoj. Al tio aldoniĝas la fakto, ke, se en kelkaj eĉ gravaj punktoj Ido superas Esperanton kaj alidetale ili povas egalmerite rivali, en la tuto Esperanto aspektas pli fleksebla kaj pli facile lernebla, precipe por neokcidentanoj, kiuj en Ido ne trovus tiujn leksikajn avantaĝojn, troveblajn de latinidlingvanoj. Krome, tute paradokse, la tuj aperinta Ido-Akademio unuflanke decidis ŝanĝojn ĝis 1913, tiel malstabiligante la lingvon, poste pro insisto de Couturat ĝin gipsumis.

Valora kontribuo

Ido naskiĝis kiel lingvo desupra, teoria, kiu evoluas per akademiaj decidoj. Esperanto ĝuis (feliĉe!) dek ok jarojn sen Lingva Komitato, do la lingvon stabiligis la popolo per sia uzado kaj povis senti ĝin sia. La ombro de Zamenhof estis ĉiam malantaŭe, sed sen troa pezo. Tute adekvata do estas la grafikaĵo, komparanta la du evoluprocezojn. Lerni tra ĉi tiu broŝuro pri Ido, fakte ne ido, sed nur kuzo de Esperanto, estas tre utile, ĉar oni komprenas ankaŭ multon de Esperanto mem, pri tio, kiel funkcias planlingvo, pri la ĉefaj principoj, kiuj igas lingvan strukturon kohera, pri reciprokaj influoj inter planlingvoj. Precipe kursgvidantoj trovos tie argumentojn por konvinkiĝi pri la boneco de la solvo, kiun la esperantistoj favoras. Entute tre valora kontribuo al la studado de interlingvistiko ĝenerale, de Ido kaj de Esperanto.

Carlo MINNAJA
André Cherpillod: Ido, unu jarcenton poste. Eld. La Blanchetière, 2007, 50 broŝuritaj paĝoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Belgio eksportas siajn krimulojn

Belgio tradicie estas ŝtato, kiu vivas de sia eksporto. Ke ĝi tamen eksportas ankaŭ siajn krimulojn, jen tute nova fenomeno ...

En februaro la malliberejo de Tilburgo, suda Nederlando, estis oficiale transdonita al la belga ŝtato por „hejmigo” de belgaj krimuloj. Tio ĉi okazis en la ĉeesto de la belga ministro pri justico Stefaan de Clerck [stefán de klerk] kaj de nederlandaj ministro Ernst Hirsch Ballin [hirŝ balin] kaj ŝtatsekretario Nebahat Albayrak.

Ĉeloj

Dum la ceremonio oni ne transdonis malplenan konstruaĵon, ĉar jam en la semajnoj antaŭe 98 enkarcerigitoj estis transportitaj al Tilburgo. Laŭplane baldaŭ la ĉeloj devas esti plenaj. Ili kapablos „gastigi” 500 kulpigitojn.

La iniciato celas rompi diablan cirklon, kiu jam de jaroj regas en la belga justico: la polico faras sian plejeblon por kapti krimulojn, kaj post la aresto kaj juĝado la koncernaj instancoj diras: „Bedaŭrinde mankas lokoj en la malliberejoj. Do vi estas libera. Bonvolu konduti bone.” En la praktiko ĉiuj, kiuj ricevis punon malpli grandan ol trijaran, povis iri hejmen pro manko de ĉeloj.

Protesto

La franclingva Ligo por la Homaj Rajtoj jam anoncis, ke ĝi apelacios ĉe la Kasacia Kortumo kaj provos nuligi la elŝtatigon de krimuloj. Laŭ la ligo la belgaj kaj nederlandaj krimuloj certe estos traktataj per malsamaj mezuroj, kio estas komplete malakceptebla. Krome la ligo timas, ke la enkarcerigitoj perdos la necesan kontakton kun sia familio, kiam ili estos eksterlande. La urbo Tilburgo troviĝas proksimume dek kilometrojn for de la belga landlimo. La eksperimento – se malsukcesos la ligo – daŭros tri jarojn.

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Politika dekadenco

Ne malofte ni plendis ĉi-loke pri evidenta fakto, ke pli kaj pli ni havas nur mez- kaj sub-kvalitajn politikistojn, kiuj eĉ ne kapablas fari taŭgajn leĝojn. En Germanio la konstitucia kortumo jam plurfoje devis korekti fuŝe kaj malzorgeme ellaboritajn leĝojn, kiuj parte eĉ ne kongruis kun bazaj konstituciaj principoj. Laste la kortumo postulis, ke la registaro devas reformi leĝon nomatan „Hartz IV” [harc kvar], kiu kombinis pagojn al longtempaj senlaboruloj kun sociala subteno, do pago de la ŝtato al malriĉuloj sen sufiĉaj enspezoj. La juĝistoj konstatis, ke la financa subteno por infanoj pro multaj faktoroj estas kontraŭkonstitucia kaj tro malalta.

Malaltaj salajroj

Tuj estiĝis diskutado, kiu precipe atentigis pri la problemo, ke altigo de pagoj por infanoj ne nur konsiderinde ŝarĝos la ŝtatan buĝeton, sed malpliigos la diferencon inter sociala subteno kaj malaltaj salajroj. El tio povos rezulti, ke homoj kun laborlokoj enspezos malpli multe ol senlaboruloj, tiel ke tiuj lastaj tute ne havus intereson, serĉi laboron. Avertis Guido Westerwelle [véstervele], estro de la Libera Demokrata Partio (FDP): „Kiu laboras, tiu devas havi pli multe ol tiu, kiu ne laboras. Ĉio alia estas socialismo.” Socialismo, aŭ eble pli ĝuste kapitalismo? Se oni volas argumenti polemike, oni povus aserti, ke milionulo, kiu ne laboras, do devus havi malpli multe ol purigistino, kiu ricevas horan salajron de eble 4 eŭroj ...

Por reveni al la realo: Ne estas hazardo, ke estas malgranda diferenco inter sociala subteno kaj malaltaj salajroj – volis kaj kaŭzis ĝin la politiko. Establis tion la tiama socialdemokrata kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder] helpe de Hartz-leĝoj, nomitaj laŭ amiko de Schröder, la tiama gvidanto de la aŭtokompanio Volkswagen [fólksvagen]. Li ellaboris tiujn leĝojn – kaj oni demandas sin, ĉu la deputitoj estis tro mallaboremaj aŭ tro stultaj por mem plani ilin. Leĝo Hartz I [harc unu] enkondukis malaltajn salajrojn, por tiel instigi entreprenojn dungi nekvalifikitajn homojn. Rezulte la entreprenoj ekspluatis tiun eblon kaj dungis senlaborulojn, ankaŭ kvalifikitajn, je subnivelaj salajroj. Tiel efektive pli kaj pli multaj homoj havis laborpostenojn, kio konsiderinde beligis la statistikon pri senlaboreco.

Lavango da procesoj

Fieris Schröder en 2006: „Ni konstruis unu el la plej bonaj sektoroj de malaltaj salajroj, kiu ekzistas en Eŭropo.” Kion li prisilentis, estis kreskinta nombro de homoj, kiuj procesis kontraŭ Hartz IV. Pro tio sole en Berlino oni devis altigi la nombron de juĝistoj ĉe la sociala tribunalo de 30 en 2006 al 80 en 2009 – kaj tamen tie kuŝas 16 000 neprilaboritaj dosieroj! Pli kaj pli ofte procesintaj Hartz-uloj venkis antaŭ tribunaloj. Kaj nun do la proces-lavango atingis la plej superan juĝejon, la konstitucian kortumon, kaj konsekvence la juĝistoj decidis favore al la plendintoj.

Evidente per tiuj fuŝaj leĝoj profitis entreprenoj, akciuloj kaj kapitalistoj, kaj draste perdis laboristoj. Sed anstataŭ konfesi siajn erarojn kaj korekti la leĝojn pri malaltaj salajroj, politikistoj de la nun reganta koalicio de kristan-demokratoj kaj (precipe) liberaluloj kritikas, ke la sociala subteno estas tro alta. Estas cinika logiko: la senlaborulo devas farti malpli bone ol laboranto; kaj se laboristo enspezas preskaŭ nenion, Hartz-ulo devas enspezi eĉ malpli (aŭ nenion?). Digno de homo, ĉu kun ĉu sen laborkontrakto, ne ludas rolon en tia kapitalisma ideologio, kiel montras alia eldiro de Westerwelle: „Kiu promesas al la popolo senpenan bonfarton, invitas al malfruromiana dekadenco.” Ho, dekadenco! La inventinto de la Hartz-leĝoj estis poste forpelita de sia posteno ĉe Volkswagen, pro financ-manipulado (!). Ni rajtas supozi, ke li ne bezonas socialan helpon. Dekadenco? FDP, la partio de Westerwelle, draste perdis reputacion en opinisondoj.

Minimuma salajro

La registaro nun havas tempon ĝis la fino de la jaro, korekti la sistemon kondamnitan de la konstitucia kortumo. La solvo de la problemo estus relative simpla: Oni devus enkonduki ĝeneralan minimuman salajron je nivelo, kiu respektas la homan dignon, laŭ nuna ekonomia situacio de ĉirkaŭ 8 eŭroj. La socialdemokrata opozicio postulas enkonduki ĝin – eble ĝi ja lernis el siaj antaŭaj eraroj. Sed la nuna koalicio en Berlino strikte rifuzas tion, ĝis nun, kvankam aliaj landoj havas tre bonajn spertojn pri minimumaj salajroj. En Britio, ekzemple, oni havas ĝin (nun ĉirkaŭ sep eŭroj), kaj oni ne perdis laborlokojn pro tio. Ankoraŭ la koalicio en Berlino hezitas, sed se registaro kaj parlamento ne kapablos reformi la leĝojn tiel, ke kaj laboristoj kaj senlaboruloj povas esti kontentaj, ni havos taŭgan karakterizon por tia politiko: dekadenca.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Naturo de scienco

En la februara numero (MONATO 2010/2, p. 22) aperis grava eraro pri la naturo de la scienco. En la eseo Durwael citas Halvelik: „Kvantumfiziko kaj Relativeco plu ne validas pro internaj sinkontraŭdiroj.” Tute ne. Estas ja konate, ke en la plej ekstremaj kondiĉoj, kie la kvantumfiziko kaj la ĝenerala relativeco kunplektiĝas, ekzemple en la ekesto de la universo aŭ ene de nigra truo, ni ankoraŭ ne scias, kiel venki la nuntempe konatajn internajn sinkontraŭdirojn. Sed tio senvalidigas nek la kvantumfizikon, nek la ĝeneralan relativecon! Ambaŭ sistemoj donas treege precizajn kaj fidindajn rezultojn en siaj respektivaj kampoj de valideco. Kvantumfiziko bonege traktas la malgrandan mondon de atomoj kaj nukleoj, kaj ĝenerala relativeco bonege traktas la grandan mondon de steloj kaj galaksioj, kaj eĉ la ĝusta funkciado de la tuttera pozicitrova sistemo baziĝas sur ĝenerala relativeco. Notu, ke eĉ la klasika mekaniko de Newton ankoraŭ estas vaste uzata en sia kampo de valideco; se objekto ne estas tre malgranda (kio bezonus trakton pere de kvantumfiziko), ne estas tre granda (kio bezonus trakton pere de ĝenerala relativeco) kaj ne moviĝas kun rapido komparebla kun la rapido de la lumo (kio bezonus trakton pere de speciala relativeco), la teorio de Newton funkcias tute bone, do en tre vasta kampo de aplikeblo.

Ne estas vere, ke la teorio de Newton ne plu validas; veras, ke ni nun konas limojn de ĝia valideco. La pli novaj teorioj de la dudeka jarcento ege pligrandigas la kampon de aplikeblo al la malgrando kaj la grando kaj la alta rapido, sed eĉ ili ne aplikeblas vere ĉie, kaj ni jam konas la limojn de tiu multe pli vasta kampo de aplikeblo. Fizikistoj nun strebas kompreni, kiel apliki la teoriojn de kvantumfiziko kaj ĝenerala relativeco en tiuj malmultaj, ekstremaj situacioj, kie ambaŭ rolas (iuj opinias, ke la „kordoteorio” povas esti la solvo).

Bruce SHERWOOD
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce Sherwood el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Venkas Viktor

En Ukrainio estas elektita nova prezidanto: Viktor Janukoviĉ, kiu en la fina baloto rikoltis 48,95 % de la voĉoj kontraŭ 45,47 % por la ĉefministro Julija Timoŝenko.

Laŭ eldiroj de Janukoviĉ, la nova prezidanto celas plibonigi la rilatojn inter Ukrainio kaj Rusio kaj aliaj ekssovetiaj landoj. Cetere li intencas iom post iom plibonigi la ekonomian staton de Ukrainio.

Krome li rigardas Ukrainion „ponto inter okcidento kaj oriento”. Tiurilate li intencas renkonti politikistojn el Rusio, Usono kaj Eŭropa Unio por konkretigi laborajn rilatojn.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kurioza pensmaniero

Mi havas nur unu plendon ne kontraŭ la redakcio, sed kontraŭ tiuj personoj, kiuj en la rubriko Leteroj senfine atakas prezidanton Barak Obama pro liaj „malhonesto kaj neinteligenteco”. Mi mem ne konas Ryan, „kiu estas en prizono” laŭ Allan Foster el Ĉikago (MONATO 2010/1, p. 6). Ĉu iu ajn en la internacia komunumo scias ion ajn pri tiu prizonulo? Tia elipse unuvoja diskuto estas kurioza pensmaniero. Kiel okazis, ke Obama sukcese diplomitiĝis en la altprestiĝa leĝfako de la universitato de Harvard kaj eĉ instruis konstitucian leĝon? Kian malhonestan agon faris Obama en sia unujara deĵoro kiel usona prezidanto?

Elson B. SNOW
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Elson B. Snow el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭtomat-homo

Lastatempe mi aĉetis novan, pli rapidan telefonsistemon. Germana Telekom en la prospekto skribis, ke la instalado estas simpla. Mi ricevis tri diversajn aparatojn kun multaj kabloj, inter ili „Multimedia-Receiver” (germanaj produktoj kompreneble havas preskaŭ nur anglajn nomojn). La (ne tiom) „simpla” instalado memorigis min pri IKEA unuflanke kaj pri mia knaba aĝo aliflanke. La sveda kompanio IKEA inventis puzlomeblojn. Pratempe oni aĉetis ŝrankon, kiun liveris kamiono, kaj du fortikaj viroj enportis kaj starigis ĝin en la ĉambro. Ĉe IKEA vi aĉetas kelkajn pakaĵojn, devas mem transporti ilin hejmen, elpaki el multaj plastaj folioj kaj ŝaŭmmaterialo kaj mem munti ŝrankon. La konstruplano estas farita por analfabetoj: desegnaĵoj gvidas nin tiel ke post unu tago ni eventuale sukcesas kunmeti ĉion. IKEA konsekvence realigis la sistemon de mem-servado. (Cetere, preskaŭ ĉiuj aliaj mebloproduktistoj nun uzas la saman puzloteknikon – la konkurenco ne dormas ...)

Memservado hodiaŭ reguligas nian tutan klientovivon. Kiam mi estis knabo, kutime panjo sendis min aĉeti en proksima vendejo. Estis ĉiam vico da klientoj, kiuj kune babilis en agrabla etoso. Hodiaŭ mi trakuras en superbazaro longajn koridorojn por trovi varon; kiam mi vane serĉas kaj demandas homon en vendeja uniformo, tiu respondas aŭ (en bela eksterland-germana lingvo) „Ik nix wissen” (= mi scias nenion) aŭ, se estas indiĝeno: „Bedaŭrinde ni ne havas.” Se mi jam konas la superbazaron, mi rapide sukcesas kolekti ĉion. Atendi tamen mi devas same longe kiel la tiama knabo, nun tamen en serpenta vico antaŭ la kaso. Memservado intertempe aplikas torturajn aparatojn: biletojn por tramo kaj trajno mi devas aĉeti per aŭtomato, monon mi ne plu ricevas ĉe bankogiĉeto de afabla homo, kiun oni konas de multaj jaroj kaj kun kiu oni volonte babilas iomete, sed per aŭtomato, kun kiu ne eblas konversacii. Se mi aĉetas trajnbileton ne per aŭtomato sed ĉe giĉeto kun vivanta homo, mi devas pagi du eŭrojn pli. Se aŭtomato ĉe haltejo ne funkcias kaj mi tamen uzas la tramon, mi riskas 40 eŭrojn da punpago; tramŝoforoj ne plu vendas biletojn, ĉar la kompanio volis ŝpari (duonan jaron poste ĝi altigis la biletprezojn). Mi atendas la tagon, ekde kiam mi mem devos stiri tramon, buson kaj trajnon (tiel realiĝos la knaba revo pri la laboro de lokomotivestro!). Cetere post du monatoj ni sukcesis instali la lastan teknikan detalon de la nova telefonsistemo ... Ho, kia bela vivo de aŭtomat-homoj!

PS: Kvankam supran tekston mi verkis dum karnavalo, mia plendo estas serioza!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unu ŝtato, du landoj

En februaro front-en-flanke koliziis du trajnoj en Buizingen [béjzinge], Belgio. La terura bilanco estis 18 mortintoj kaj 162 vunditoj, sed la stato de pluraj vunditoj restas kriza. Kvankam daŭras esploroj de la fakuloj, redakcioj ricevis deklarojn de spektantoj, ke unu trajnkondukisto neglektis ruĝan haltigolumon.

La katastrofo sendube kaŭzis multajn emociojn, precipe ĉe fervojistoj. Spontanee, kaj sen subteno de la tradiciaj sindikatoj, estiĝis strikoj. Sed denove montriĝis tiu stranga dividlinio inter la belgoj. En Valonio, la striko estis preskaŭ kompleta, dum en Flandrio strikis fervojistoj nur ĉe la deponejo en Leuven, tie kie ili perdis kolegon pro la akcidento.

La sola klarigo pri kontrastaj reagoj tiaj estas kultura diferenco. Maloftas tiel malgranda teritorio, kie la reagmaniero tiom diferencas. Cent okdek jaroj da kunvivado en unu ŝtato kun amasaj migradoj inter la du landpartoj tute ne sukcesis ebenigi tiujn kontrastojn. Ŝajnas cetere, ke la plimulto de la politikistoj plifortigas la polarizon.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Melkante la ŝtaton

Antaŭ kelkaj semajnoj nekonato ofertis al registaro en Germanio komputilo-diskon kun ŝtelitaj informoj pri kontoj en Svisio. Riĉuloj kaŝe deponas sian monon en svisaj bankoj por eviti germanajn impostojn. Tio estas kontraŭleĝa kaj kontraŭsocia.

Por perfidi la „ŝtelistojn” la alia ŝtelisto postulis 2,5 milionojn da eŭroj. Tio certe ne superas la sumon de la monoj deponitaj en Svisio. Fakuloj taksas nur la prifraŭditajn impostojn je 100 aŭ eĉ 200 milionoj da eŭroj.

Ricelado

Dum sekvaj tagoj venis novaj kaj similaj ofertoj pri eksterlandaj kaŝ-kontoj. Tamen ekzistas opinioj tre kontraŭaj al la ofertoj. Kutime oni laŭdas tiujn, kiuj malkaŝas krimulojn, kaj ilin rekompencas. Ĉi-okaze kaŝe prifraŭdi milionojn da necesaj laŭleĝaj impostoj ja estas krimo. Sed konscie aĉeti ŝtelaĵon estas ricelado, kaj ankaŭ ricelado estas krimo. Registaro ne rajtas peki kontraŭ leĝoj.

Membroj de la registaro ne samopiniis. Kelkaj argumentis, ke la ŝtelado de centoj da milionoj da impostoj pravigas la agon aĉeti kaŝe akiritajn informojn. Aliaj kulpigis la registaron kaj eĉ akuzis ĉe kortumo la kancelierinon pri ricelado.

Protektado

Sentemaj nazoj de honestaj impostopagantoj flaras strangan odoron de protektado aŭ memprotektado. Fakte multaj „impostopekuloj” intertempe mem akuzis sin pro prifraŭdo de la ŝtato je impostoj, ĉar tiukaze ili devas pagi nur la ŝuldatajn impostojn kaj ne ricevas punon.

Aliaj eventoj pli klare montras, al kiu parto de la popolo precipe servas la registaro.

Politikistoj de la Liberaldemokrata Partio (FDP) persvadis siajn partnerojn de la kristanaj partioj CDU/CSU malaltigi imposton por hotelistoj de 19 % al 7 %. Tuj poste konatiĝis informo pri mondonaco de la hotel-branĉo al la Liberaldemokrata Partio en miliono-alteco.

Lakto-papo

Krome estas raportite, ke Theo Müller, kiu posedas imperion de laktoproduktaj entreprenoj en Eŭropo kun 4500 dungitoj kaj jara spezo de pli ol du miliardoj da eŭroj, translokiĝis al Svisio por eviti impostojn. Tiam Müller – kelkaj nomas lin lakto-papo aŭ jogurto-mogolo – revenis al Germanio kaj konstruigis novan laktoproduktejon en Saksio, en orienta Germanio.

Kvankam ekzistas tro da lakto-produktado, la ŝtato – avida je la promesitaj 158 laborlokoj – kaj Eŭropa Unio donacis al li 70 milionojn da eŭroj. Samtempe Müller fermis alian fabrikon en Malsupra Saksio (norda Germanio), kie siajn laborlokojn perdis 175 homoj. Tiel perdiĝis sume 17 laborlokoj, kio signifas, ke la ŝtato honorigis la neniigon de ĉiu laborloko per pli ol kvar milionoj da eŭroj.

Bedaŭro

Preskaŭ ĉiusemajne germanoj ricevas leterojn, en kiu oni informas, ke pro altiĝo de kostoj de krudmaterialo, energio ktp necesas altigi kotizojn, lupagojn, prezojn – kun bedaŭro, oni kredigas. Al kiu skribi, ke kun sama bedaŭro nepras altigi la salajron pro konstante kreskantaj kotizoj, lupagoj, prezoj? Male, ĉiu postulo pri modesta altigo de salajro estas riproĉata kiel utopia, mon-avida kaj ekonomie danĝera.

Senteblas mismoralo en socia vivo kaj en politiko.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parto 1: Survoje al iu libro-normo

Kiam antaŭ deko da jaroj kliento informpetis pri difinita romano en butiko, eble la vendisto demandis, ĉu li deziras la fortike binditan ekzempleron aŭ la poŝlibron. Se nun tiu kliento faras same, la fervora vendisto verŝajne diros, ke krom la bindita versio kaj la poŝversio li povas havigi la aŭdversion, la version por Amazon Kindle, la version por Mobipocket-legiloj, aŭ la ePub-libron, kiu taŭgas por iPhone kaj Sony kaj ... Ĉu la aĉetemulo forkuros pro tiu ĝangala elekto? MONATO provas iom resumi la evoluon.

De Gutenberg al Gutenberg

Dum ĉirkaŭ kvin jarcentoj paperaj libroj kaj manuskriptoj estis la ĉefa maniero por disvastigi kaj por konservi scion. Post la unuaj biblioj de Johannes Gutenberg en 1455 sekvis apenaŭ kalkulebla amaso da paperaj libroj kaj revuoj. Peter Lyman kaj Hal R. Varian de la School of Information Management and Systems (Lernejo pri informtraktado kaj informsistemoj) de la universitato de Berkeley (Kalifornio, Usono) taksas, ke eldoniĝis en papera formo inter 100 kaj 200 milionoj da titoloj. Unu el la malavantaĝoj de tiu giganta amaso estas la malfacileco trovi ion. En kiu inter tiuj 100 aŭ 200 milionoj da libroj oni traktas tion, kion mi nun volas scii?

Pri tiu sama demando cerbumis Michael Hart komence de la 1970aj jaroj en la universitato de Ilinojso. Ĉar li havis grandegan kapaciton en sia universitata komputilo, li komencis tajpi ... tajpi ... tajpi. La unua „elektronika libro”, kiun li finpretigis, estis la usona Deklaro de sendependeco. Por ke kiel eble plej multaj povu profiti de lia laboro, li plusendis la libron al ĉiu, kiun li konis. Fakte, same faris Gutenberg (la unua spamisto?) 400 jarojn pli frue kun sia biblio. Pro tio Hart nomis sian planon „Projekto Gutenberg”. Tamen li mem baldaŭ komprenis, ke ne gravas dissendi. Gravas konservi. Kaj se necese, ĉio, kio troviĝas en komputilo, povas iam ajn esti kopiita kiom ajn da fojoj.

Publika havaĵo

Post tiu unua elektronika libro Hart kaj miloj da volontuloj aldonis al tiu kolekto 30 000 aliajn librojn, inter kiuj nur kelkdekoj estas en Esperanto. La celo de la Projekto Gutenberg estas kolekti kaj disponigi ĉiun tekstan verkon, kiu ne plu estas kopirajta aŭ estas en la publika havaĵo pro decido de la aŭtoro. Do la libroj de la projekto ne nur estas senpagaj, sed vi rajtas ilin pludoni, citi, dissendi, aldoni al via blogo ktp ktp. Praktike tio signifas, ke en la Projekto Gutenberg vi ĉefe trovos aŭtorojn, kiuj forpasis jam antaŭ longe.1

Dua origina kriterio de la projekto estis, ke la verkoj estu konsulteblaj en ĉiaj komputiloj. Ili ne havu specialajn formojn tipajn por tiu aŭ jena marko, sed principe ili konsistu el „plata teksto”, el teksto sen kursivoj, sen emfazmetodoj, sen belaj titoloj. Tiu kriterio havas sian avantaĝon (ĉiu povas legi), sed ankaŭ sian estetikan malavantaĝon.

Inko

Pri tiu estetika malavantaĝo konsciis la grafikisto Franko Luin, kiu denove skanis multajn esperantlingvajn librojn kaj prezentis ilin al la publiko en tre alloga aspekto per sia eldonejo Inko. Li disponigis la verkojn en la portebla dokumentformo PDF, kiu ja ebligis modernan grafikon kaj estis tiam legebla en la granda plimulto de komputiloj. Kvankam Franko Luin multe tro frue forpasis, lia projekto Inko ankoraŭ troviĝas enrete, kaj liajn librojn oni ankoraŭ povas elŝuti.

Ciferecaj libroj

Kvankam la unuaj elektronikaj libroj datumas de 1971, la rapida evoluo de la elektronika libromerkato komenciĝis nur fine de la pasinta jarcento. En 1993 la firmao Digital Book eldonis molan disketon kun 50 libroj ne en PDF-formo, sed en propra formo, la Digital Book Format (DBF). La formo DBF ankoraŭ ekzistas, sed por legi ĝin oni bezonas specialajn programojn.

Kvin jarojn poste la usona firmao Rocket ebook prezentis la unuan poŝlegilon kaj proponis kun ĝi aron da libroj, sed denove teknike tute alistrukturaj. La dosieroj havis la finaĵon RB (Rocket book) kaj estis legeblaj nur per la aparatoj de la firmao mem. Nun kaj la firmao kaj la formo RB preskaŭ eniris la forgesejon, sed la angla vorto „ebook” restis kaj iĝis tre populara. Supozeble ĝi ankaŭ estis ĉe la lulilo de la esperantlingva vorto „e-libro”, populara mallongigo por „elektronika libro”.2

Mobipocket

Mobipocket SA estis franca firmao, kiu verŝajne rajtas porti la titolon de „tiuj, kiuj popularigis e-librojn”. La firmao fondiĝis en la jaro 2000 kaj komencis disvastigi sian librolegilon Mobipocket Reader (Mobipocket-legilo). Ĝi estis la unua programo, kiu ne apartenis al nur unu aparato, sed estis iom universala. La legilo povas ankoraŭ nun esti instalita aŭ elskatole ekzistas en relative larĝa gamo da aparatoj (Palm, Blackberry, Kindle ...), sed ne en ĉiuj. Ekzemple, la relative popularaj poŝlegiloj de la firmao Sony elskatole ne kapablas legi Mobipocket-librojn.

Ĝangalo apenaŭ travidebla

La ideo de Michael Hart, ke e-libroj estu legeblaj en ĉiuj komputiloj, estis simpla kaj logika, sed li ne kalkulis pri la komercemo de la firmaoj. En nura deko da jaroj estiĝis tuta ĝangalo de libroformoj. Mortis RB, pluvivis PDF, sed naskiĝis DJVU, PRC, MOBI, AAC, WOLF, CHM, FB2, kaj la listo estas ankoraŭ longa. Ke la industrio riskis mortigi sin mem per tiom da formoj, estis klare, sed neniu ja volis mortigi sian propran formon favore al tiu de la konkurantoj. Pluraj, kaj klientoj kaj eldonistoj, estis malkontentaj pri tiu malunueco kaj komencis kunlabori en iu nefermita e-libra forumo (Open eBook Forum), kiu poste alprenis la nomon International Digital Publishing Forum (Internacia Forumo por Cifereca Eldonado). Ĝia celo estas krei libroformon, kiu povas esti legata en ĉiuj komputiloj, en (lertaj) poŝtelefonoj kaj en poŝlegiloj kaj kiu krome ebligas la uzon de modernaj iloj, kiel menuoj, enhavtabeloj, serĉofunkcioj ktp.

ePub

La normo, kiun la forumo proponas al la industrio, nomiĝas ePub. Ĝi baziĝas sur kelkaj aliaj jam establitaj normoj, kiel XML (aro da reguloj por krei elektronikajn dokumentojn) kaj XHTML (la moderna normo por retpaĝoj). La normo ePub estas libera kaj malferma, kio signifas, ke ĝi ne estas, nek povas esti la propraĵo de iu individuo aŭ firmao kaj ke la strukturo ne estas kaŝita. Ĉiu povas publikigi librojn laŭ la ePub-strukturo sen bezono pagi al iu ajn aŭ peti ies permeson.

Libroj en la ePub-formo havas plurajn ecojn, kiuj mankis al pli malnovaj libroformoj. La uzanto povas mem difini la grandecon de la tiparo de sia libro, laŭ la gusto, la stato de la okuloj aŭ la lumaj cirkonstancoj. La linifaldado okazas aŭtomate. Se la uzanto do elektas pli grandan tiparon, la vortoj aŭtomate „fluas” al la postaj linioj laŭbezone. Krome, ePub-libroj povas enhavi fotojn kaj desegnaĵojn kaj nigra-blankajn kaj kolorajn. Libro laŭ la ePub-formo enhavas metadatumojn („informojn pri informoj”): en difinita loko de la dosiero estas spaco por la nomoj de la aŭtoro(j), de la tradukisto(j), de la desegnisto(j) ktp, eĉ de la skanistoj, kompostistoj, reviziistoj kaj simile, por ke la legprogramoj aŭ la poŝlegiloj povu montri ilin kaj krei indeksojn. La libroj povas krome enhavi enpakitajn tiparojn. Se vi posedas poŝlegilon, kiu ne komprenas Esperanton, ekzemple iun Sony-aparaton, tiam ePub-libro kun enpakita unikoda tiparo solvas vian lingvan problemon.

Al unu normo?

Ĉu ePub post kvin jaroj estos la normo, ankoraŭ ne estas tre certe, sed verŝajne. La praktiko montras, ke pli kaj pli da poŝlegiloj subtenas ĝin. Oni povas legi ePub-librojn en preskaŭ ĉiuj aparatoj: en komputiloj, en lertaj poŝtelefonoj kaj en preskaŭ ĉiuj poŝlegiloj. La granda escepto restas la poŝlegilo Kindle de la firmao Amazon, kiu kapablas legi preskaŭ nur siajn proprajn formojn (AZW kaj TOPAZ) kaj MOBI kaj PRC de la iama firmao Mobipocket (kiun Amazon aĉetis).

La normo PDF restas relative populara. Ĉiuj poŝlegiloj povas legi PDF-dosierojn, sed fojfoje kun mankoj (ne funkciantaj menuoj ekzemple).

Kaj Esperanto?

Ĝis la fino de 2009 PDF estis la normo por esperantlingvaj e-libroj. Ĉiuj libroj de la eldonejo Inko kaj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) uzis ĝin. Escepto estis multaj malnovaj libroj en la Projekto Gutenberg, kiuj uzis ASCII aŭ HTML. Pro peto de siaj klientoj FEL ekde la 1a de januaro 2010 aldonis ankaŭ ePub-librojn al sia gamo, kio montriĝis sukceso, ĉar en la unuaj du monatoj de 2010 la vendoj de ePub-libroj konsistigis 90 % de la vendoj de e-libroj entute. Ekde februaro aldoniĝis ankaŭ libroj en la formo MOBI por la poŝlegilo Kindle kaj por multaj lertaj poŝtelefonoj.3

Paŭl PEERAERTS

En la venonta numero de MONATO: Kiun poŝlegilon mi akiru?

Notoj de la redaktoro

1. Projekto Gutenberg estas bazita en Usono kaj sekvas la usonajn leĝojn pri kopirajto. La plej ofte aplikata regulo estas, ke ĉio eldonita antaŭ 1923 estas ekster kopirajto. Dume la aferoj eldonitaj ekde 1923 eble neniam estos ekster kopirajto, ĉar la registaro kutimas konstante plilongigi la daŭron de kopirajto: por ke Mickey Muso neniam estu publika havaĵo, kiel oni duonŝerce diras. En EU la baza regulo estas 70 jaroj post la morto de la aŭtoro, do libro povas esti ekster kopirajto en Usono, sed ne en EU, aŭ inverse. Ekzistas aliaj, fratinaj Projektoj Gutenberg bazitaj en aliaj landoj, ekzemple Aŭstralio kaj Kanado, en kiuj la baza regulo ankoraŭ estas la internacia regulo de la Konvencio de Berno, nome 50 jaroj post la morto de la aŭtoro, kvankam iuj komercaj interesoj konstante premadas la politikistojn por plilongigi la kopirajton en maniero, kiu neniel helpos la publikon kaj evidente ne povas helpi al la jam delonge mortintaj aŭtoroj.

2. La esprimoj „elektronika libro” kaj „e-libro” estas jam vaste uzataj en Esperanto. Estis proponita ankaŭ la vorto „bitlibro”, kiu eble estas pli logika, ĉar elektroniko estas nur la mekanismo, per kiu funkcias la hodiaŭaj legiloj. La difina karakterizaĵo de tiaj libroj estas, ke ili ne estas fizikaj objektoj, sed konsistas el puraj informoj, datenoj, aŭ bitoj, kiujn oni povas diversmaniere teni aŭ transsendi. „Bito”, unu aŭ nul, estas la baza unuo de informo kaj estas prefikse uzata ankaŭ en la vorto „bitbildo”.

3. Aparta problemo por cifereca eldonado estas, kiam oni kvazaŭ represas malnovan paperan libron. Kiam oni eldonas novan libron kiel bitlibron, tiam oni komencas per fidinda komputila teksto, kiun oni povas laŭbezone konverti, sed kiam oni komencas per papero, konvertado estas multe pli malfacila.

Unue, estas granda laboro; due, estas malfacile eviti erarojn; kaj trie, kelkfoje oni ne povas certe scii, kion la aŭtoro intencis. Ekzemple, ĉu dividstreko ĉe fino de linio aperus, ankaŭ se la koncerna vorto ne estus dividita inter du linioj? Tial oni volas disponigi kaj skanaĵon, bitbildon de la presita paĝo, kiu estas fidinda kopio de la originalo, kaj tekston konsistantan el koditaj signoj, kiu taŭgas almenaŭ por serĉado, eĉ se ĝi enhavas multajn erarojn. Ideale la du formoj estu kunligitaj, tiel ke eblu tuj salti de loko en unu versio al la sama loko en la alia versio. Tio teorie eblas per ePub, sed tiaj libroj estos ege grandaj kaj pluraj el la nuntempaj poŝlegiloj kolapsus sub tia „bita pezo”.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Energie lernante

Apartan publikan atenton akiris jarkomence du altrangaj germanaj politikistoj pro sia aparta rilato al la angla lingvo. Unue Guido Westerwelle, la nova federacia ministro pri eksterlandaj aferoj, rifuzis respondi al angla raportisto en la angla lingvo dum demandohoro („gazetara konferenco”) de la registaro.

Li ne nur ne respondis en la angla, kiel kutimis fari liaj antaŭuloj (cetere nur en la angla, ĉar pri aliaj lingvoj ili ne disponis), sed li eĉ ne allasis demandojn en alia lingvo ol la nacia. „Ni tie ĉi estas en Germanio, kaj kiu raportas pri ĝi, esploru en la landa lingvo”, li diris.

Fenomeno

Jen novaj tonoj en postmilita Germanio, ĉiam pli kutimiĝanta al la lingvo de la venkintoj kvazaŭ natura fenomeno. Al atenta observanto, tamen, tia konduto estas konata. Jam antaŭ jaroj Popola Respubliko Ĉinio decidis, en samaj cirkonstancoj, postuli la landan lingvon.

Similan konatecon atingis Günther Oettinger, iama ministroprezidanto de la germana federacia lando Badeno-Virtembergo, pro parolado antaŭ la Eŭropa Parlamento en Bruselo. Ne pro ties enhavo li famiĝis, sed pro lia mallerta traktado de la angla lingvo.

Ĵargono

Lia regiona dialekto kaj lia speciala lingvouzo formis el la angla tre apartan ĵargonon. Tamen la parlamento iel komprenis kaj akceptis lin kiel EU-komisionanon pri energio. Tian rudimentan lingvaĵon verŝajne multaj tie uzadas, sed ne nepre publike.

Cetere, la konduto de Westerwelle tute ne trovis ĝeneralan akcepton inter la landanaro. Oni mallaŭdis „novan germanan naciismon” kaj rifuzon de laŭdira „lingva internacieco”, lige kun la suspekto, ke la ministro pri eksterlandaj aferoj ne bone konas „la internacian lingvon”.

Oettinger, kontraste, kiu ja mem evidentigis sian staton en la angla, renkontis fortan primokadon kaj saman akuzon pri nekompleta kompetenteco en la deĵorado. La nova komisionano pri energio tamen ne meritas kompaton. Kiel ministroprezidanto de Badeno-Virtembergo, federacia lando apud la franca landlimo, li iam rifuzis enkonduki la najbaran francan lingvon en bazajn lernejojn. Anstataŭe li tiam trudis la „anglan mondlingvon”. Evidente li ne bone lernis la propran lecionon.

Traktadoj

Intertempe la EU-komisionano tamen montriĝas lernokapabla. La nova posteno kaj la publika atento direktos almenaŭ parton de lia energio en lingvostudadon. Intervjuate, li diris, ke en bruselaj paŭzoj li volas studi la anglan lingvon. Eĉ nun li taksas sian nunan anglan sufiĉa por la ĉiutago. Tamen eŭropaj burĝoj certe trankviliĝos, ke Oettinger en gravaj internaciaj traktadoj intencas uzi tradukiston, ĉar li „ne planas konfirmi kontraktojn pri miliardoj per la angla”.

En Germanio nun estas tri lingvaj tavoloj. Unu, la lerta ekonomia kaj politika kasto, edukiĝis kun nur unu komunika lingvo, la angla, kaj primokas ĉiun, kiu ne povas atingi ilian lingvonivelon kaj vivomanieron. Dua klopodas respekti la diversajn kulturojn kaj komuniki en multaj lingvoj aŭ uzi neŭtralan internacian lingvon. Tria ne multe klopodas pri lingvoj aŭ malsukcesas en la lernado. Aparte tiaj homoj admiras kaj favoras anglemulojn.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malnova problemo pri maljunaj homoj

Frank Vandenbroucke [vandenbruke] kaŭzis etan tertremon en politikaj medioj en Belgio. Li estas politikisto en la flandra socialista partio SP. Li oficis, tre juna, kiel partiestro kaj kvin fojojn kiel ministro. Dum 25 jaroj li akiris grandan aŭtoritaton pro sia granda laborforto, dosierkono kaj honesteco, eĉ foje kontraŭ la gvidlinioj de la propra partio.

Tiel li jam konfliktis kun partiestroj en la propra partio kaj kun la valona socialista partio PS. Post la balotoj en 2009 li akiris multe da voĉoj, sed pro malkonsentoj kun la partiestrino Caroline Genez [karolín ĵené], li ne plu estis proponata kiel ministro en la flandra registaro. Tio provokis internan krizon en lia partio, sed Vandenbroucke mem silentis.

Rentoj

Nun li reaperis en la komunikiloj pro prelego pri la estonteco de sociaj servoj en Belgio. Li kalkulis, ke, en la venontaj kvin jaroj, la belga federacia ŝtato devos ŝpari 18 miliardojn da eŭroj por povi vivteni nuntempajn sociajn avantaĝojn rilate pensiojn kaj sanprizorgadon. Kaj tio kondiĉe, ke la rentoj ne surprize altiĝu, ke ne falu la eŭro pro financaj problemoj en suda Eŭropo kaj ke la ekonomia kresko restu je 2 %. Tia ŝparo estus multe pli granda ol iam okazis en la postmilita periodo.

Aktivuloj

La kialo – rapida maljuniĝo de la loĝantaro – ne estas nova kaj ne aparte belga problemo. En 2040 triono de la popolo estos pli aĝa ol 65. Jam de jaroj avertas ekonomikistoj, ke tio necesigas rimedojn. La nuna studaĵo estas tre konkreta. En najbaraj landoj oni jam enkondukis nepopularajn aranĝojn. Ĝuste en Belgio, kie la nombro de aktivuloj estas malalta kompare kun la najbaroj, oni prokrastas drastajn rimedojn pro manko de politika kohereco en la federacia registaro.

La studaĵo do ne provokis tion, kion oni povus esperi. Kaj PS kaj SP limigis sin al kritikoj pri detaloj de la dosiero kaj ŝajne preferas kaŝi la veran situacion. Pro timo perdi adeptojn, politikistoj – ne nur socialistoj – daŭre prokrastas la necesajn paŝojn, kiujn tiu maljuniĝo postulas. Sed pro tiu prokrasto la celpubliko de la socialistoj, la ekonomie malpli fortaj homgrupoj, estontece plej multe suferos.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Varmaj vortoj pri malvarma milito

La 19an de februaro la prestiĝa belga ĵurnalo De Standaard publikigis alvokon de kvar ŝtatministroj (honora titolo, kiun la belga reĝo donas al meritplenaj politikistoj) por forigi ĉiujn nukleajn armilojn en Eŭropo.

Oficiale neniam agnoskiĝis, ke en Belgio troviĝas tiaj armiloj. Ĝenerale, tamen, oni supozas, ke en la flugarmea bazo „Kleine Brogel” troviĝas inter dek kaj dudek nukleaj bomboj B61 sub respondeco de Usono.

Eksĉefministroj Guy Verhofstadt [ĥi vrhofstat] kaj Jean-Luc Dehaene [ĵalík dehane] kaj eks-ministroj pri eksterlandaj aferoj Louis Michel [loŭí miŝél] kaj Willy Claes [ŭili klas] (ĉi tiu eĉ eks-ĝenerala sekretario de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo) opinias, ke la „malvarma milito” definitive finiĝis kaj ke la usonaj nukleaj armiloj tute perdis sian militistan signifon.

Pinta kunveno

La deklaro subtenas alvokon de prezidanto Obama, kiu organizas en aprilo pintan kunvenon en Vaŝingtono pri nuklea sekureco. La arsenalo de atom-armiloj kreskis. Pakistano, Barato kaj Nord-Koreio aldoniĝis al la nuklea „klubo” kaj oni povas supozi, ke Irano kaj aliaj landoj en ĝia regiono sekvos.

Tiel estiĝis la ideo, ke posedi grandajn nukleajn stokojn instigas aliajn landojn ne postresti. La nova politiko povus iĝi, ke posedantoj de nukleaj armiloj grade malpliigos siajn stokojn kaj ke tiu iniciato finfine iom post iom kondukos al kompleta forigo. Kio antaŭ kelkaj jaroj ŝajnis naiva revo de pacmovadoj, nun subite montriĝas ekrealigebla.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu satanisto povas administri ekleziojn? (2)

Mi ĝojas pri legantoj, kiuj kun intereso legas la prireligiajn artikolojn kaj komentojn, speciale se ili tion faras arde, kun vera animintereso. Sed malpli mi ĝojas, se iu paralele kun animardeco kaj fervoro forgesas pri preciza legado kaj pri logiko. Mi havas impreson, ke tio okazis en la reagletero de Armando Zecchin (MONATO 2010/3, p. 6). Li supozas pri mia artikolo aferojn, kiujn mi ne nur ne esprimis, sed ilin eĉ klare kontraŭdiris. Tiel mi jam en la unua alineo diris: „Mi estu justa: ne temas nepre pri vera satanisto, sed pri akuzo de unu el la ekzistantaj religiaj komunumoj en Slovenio ...” Do neniu povas al mi riproĉi konsideri sinjoron Gulič satanisto. Kiel Armando Zecchin prave diras, mi vere ne povas scii, ĉu li estas ateisto, kiel li asertas, aŭ ne. Tamen, eble sinjoro Zecchin povus klarigi, ĉu estas verŝajna la supozo, ke oni estas nove naskita en la kristana senco, kaj tamen demonstras proksimon al proklamitaj satanistoj kaj asertas esti ateisto?

Mi supozas, ke Armando Zecchin ne intencis protekti sinjoron Gulič antaŭ mia (cetere neokazinta) atako, sed ke lin provokis mia tezo, ke rilate la novnaskiĝon la ateisto kaj la katoliko troviĝas je sama pozicio; kaj se tiel, ili ankaŭ same, se vere kredante tion, kion instruas ĉu la katolika ĉu la ateisma religioj, estas kandidatoj por satanisma aparteno. Neniun personon mi markis per la nomo ateisto aŭ katoliko aŭ satanisto. Mi ne havas envidon en la koron de la homoj, do mi ne povas scii, kiu estas nove naskita kaj kiu ne. Nur Dio scias. Sed mi ne parolis persone, mi parolis principe. Kaj principe la ateisma, rekte satanisma aŭ katolika religioj ne per samaj instruoj, sed tamen per sama distanco de la biblia instruo, troviĝas samdistance de la vera kristana kredo kaj tiel ankaŭ de la efektiva novnaskiĝo.

Vinko OŠLAK
Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neglektinda opozicio

Denove ŝokis min vica raporto pri Albanio (MONATO 2010/2, p. 8). Sub la titolo „Parlamento preskaŭ unupartia”, ankaŭ frontpaĝa, la aŭtoro klarigas, ke la plej reprezentita partio atingis precize la duonon de la parlamentaj seĝoj. El tio plej verŝajne sekvas, ke preskaŭ unupartiaj parlamentoj en la mondo estas, inter aliaj, la usona, la brita kaj la franca, kaj entute, ke la (preskaŭ) unupartiaj landoj en la mondo timinde estas multe pli oftaj, ol ni kredis. Feliĉe en Albanio venkis demokratoj, pro kio ni ĝojas, ke nedemokratoj fariĝis neglektindaj. Ĉu plene neglektindaj? Tamen ne: bedaŭrinde demokratoj bezonis unu nedemokratan voĉon por starigi registaron. Zorginde!

Hektor ALOS I FONT
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eleganta krimo

Vieno, antaŭ gimnazio, februaron 2010. Instruisto forlasas la lernejon. Apud li haltas eleganta aŭto itala kaj elaŭtiĝas italo eleganta. Li demandas pri la vojo al la suda aŭtoŝoseo.

La italo estas, kiel li asertas, kunlaboranto de la konata firmao Armani, kiu produktas altkvalitajn kaj multekostajn vestaĵojn. Bedaŭrinde li perdis sian monon en kazino. Ĉu la instruisto povus doni monon por aĉeti benzinon por la reveturo al Romo?

La instruisto hezitas. La italo havas tri originalajn jakojn de Armani, originale pakitajn. Ili kostus nur 120 eŭrojn. La instruisto donas 100. Pli li ne havas.

Farite! Eleganta viro helpis elegantan viron! Oni ja volonte helpas. Nur poste la instruisto vidas, ke la jakoj estas nur lertaj falsaĵoj. Li perdas 70 eŭrojn. Kaj ne nur en Vieno laboras italaj bubaĉoj tiaj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Naturo de scienco (2)

Estas pli ol evidente, ke la kvantumteorio kaj la relativecteorio ankoraŭ plene aplikeblas, same kiel la leĝoj de Newton (responde al Bruce Sherwood, MONATO 2010/4, p. 6)! Se ne, oni devus fermi la pliparton el la laboratorioj pri mikrofiziko kaj la uzinojn, kiuj okupas sin pri spacveturado aŭ artefaritaj satelitoj. Kion mi ja celas, estas, ke ambaŭ teorioj perdis sian validecon kiel definitiva paradigmo, kaj ke nova paradigmo, pli ampleksa kaj enprena, ol la antaŭa, nun necesas. Ĝuste tion mi provas demonstri en mia Teorio pri ĉio en Interreto. Mi invitas la estimatan Bruce spekti ekzemple la dokumentan filmon Who's afraid of a Big Black Hole? (Kiu timas grandan nigran truon?) en la televida serio Horizon de BBC, kie parolas kolegoj liaj kun pli da prestiĝo, ol povra mi.

Manuel HALVELIK
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Manuel Halvelik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vizo-krizo

Tuj post la liberaligo de vizoj por civitanoj de Serbio, Makedonio kaj Montenegro, konstateblis eliro el tiuj landoj al okcidenta Eŭropo. Tio rimarkeblas aparte en la plej malriĉaj sociaj tavoloj kaj regionoj, ekzemple en okcidenta Makedonio kaj suda Serbio, kie loĝas albanoj.

Post la 19a de decembro 2009 nur el Kumanovo en Makedonio elmigris al Belgio ĉirkaŭ 3400 albanaj junuloj kaj viroj. Ili serĉis tie postenojn kaj azilon. El la regiono de Preŝevo, suda Serbio, elmigris jam ĉirkaŭ 20 000 homoj.

Laŭ albanaj politikistoj, fenomeno tia ekonomie kaj demografie malutilas al la koncernaj regionoj. Krome povas esti, ke estos prokrastita la akcepto en la Ŝengen-zonon de Albanio, Kosovo, Bosnio kaj Hercegovino, kiuj ankoraŭ ne akiris rajton pri libera moviĝo tra EU-landoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonvena ekpaŝo

Ĉu „kajero” povas enhavi 213 paĝojn? Ĉu tia ne estus la kajo mem? Jen la unua numero de Homarane, kajero-revuo, kiu aspiras ampleksi artikolojn pri „homaranismo, homaranistiko [ĉu?], zamenhofologio, sociologio, historio, aparte idehistorio, religiscienco ktp.” Imagu la „ktp”. Ĉi tiu, la unua numero enhavas artikolojn, rezultintajn el simpozio pri homaranismo ĉe KCE, La Chaux-de-Fonds („Ĉaŭdefono” laŭ iuj) dum aŭgusto 2009.

Inter la kontribuintoj troviĝas Francisko Degoul, Carlo Minnaja, Christer Kiselman, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Walter Żelazny, Zofia Banet-Fornalowa, Armando Zecchin, Henri Masson, André Cherpillod: nu, bona starto. Duono de la artikoloj vere temas pri homaranismo, la ceteraj pri pli-malpli rilataj temoj. Oni bonege priskribas la evoluon de homaranismo (Degoul, Żelazny, Banet-Fornalowa, Cherpillod) kaj plurflanke la kuntekstojn socian, historian, intelektan de homaranismo (kaj, cetere, de Esperanto), sed preskaŭ tute mankas serioza, kritika aprezo pri homaranismo kiel idearo. (Ĉu homaranismo estas religio, etiko, filozofio, ideologio? – jen unu el la kernaj demandoj.)

La plej ampleksa kontribuaĵo estas tiu de Kiselman, kiu plej klare kaj senpartie resumas la temon; kaj la plej originala tiu de Żelazny, kiu spertule rigardas homaranismon en ties historia kaj socia kuntekstoj. Por mi aparte interesa estis ties rilatigo de homaranismo al la perspektivo de Zamenhof pri judismo, cionismo kaj la jida lingvo. La artikolo de Martinelli pri Edmond Privat kaj la palestina demando ankaŭ tre tenis la atenton, plej eble ĉar pri tiuj detaloj mi antaŭe ne legis. Ne necesas diri, mi supozas, ke la peco de Cherpillod, pri Hilelo, estas faktoplena kaj aŭtoritata. (Ĉu mi ne jam legis la plimulton, tamen, en ties samtema broŝuro de antaŭ kelkaj jaroj?)

La ĉefa malforto de la „kajero”, laŭ mia takso, estas, ke ĝi diskutas homaranismon – sufiĉe detale – sen allaso, ke tiu idearo estas nur la zamenhofa renasko de plej antikva pensofadeno, nome la (religia) universalismo. Jam de jarcentoj fakuloj konstatas, ke troveblas en la religioj kaj kredsistemoj de la mondo – tra jarmiloj – konstantaj elementoj, kiuj reprezentas la komunan saĝon de nia specio – la „homaro”. Tiuj ideoj kosmologiaj kaj moralaj facile vidiĝas en kristanismo, islamo, budhismo, hinduismo, daŭismo kaj centoj da aliaj tradicioj grandaj kaj pli lokaj; ankaŭ en socialismo kaj humanismo. Ĝis sia morto Zamenhof sukcesis nur skize evoluigi siajn ideojn, kiuj troveblas en pli evoluinta formo aliloke, ekzemple, la verko de Julian Huxley el la 1940-aj jaroj, The Perennial Philosophy (La eterna filozofio).

Homaranismo gravas por ni, ĉar ĝi estas la pliampleksigo de la „interna ideo” de Esperanto, sed ni ne trompu nin, supozante, ke Zamenhof estis fakulo pri filozofio, des malpli pri teologio. Tiurilate, en la kajero, Armando Zecchin grave maltrafas, kritikante homaranismon kvazaŭ ĝi estus teologio, rivala al la dogmoj de lia amata Vatikano. Tute ne: Zamenhof estis plej bonkora idealisto, neniom teologo.

Mi esperas, ke aperos pluaj numeroj de Homarane kaj kaj ke oni pli efike projektos ĝin. Ĝi sendube pli sukcesus, se ĝi estus malpli ol 100-paĝa (kaj kostus malpli ol 10 eŭrojn); por atingi tion necesus pli rigore selekti artikolojn kaj pli severe redakti/redukti la akceptatajn. Ankaŭ helpus, se malpli evidentus la ombra mano de la Konsulo! Amuzis min, ke kvankam la civita papo samaĝas kun mi, lia „biogramo” nepre devas esti duoble pli longa ol la aliaj. Kaj ĉu vi kredus, ke tiu eksterordinarulo kapablas interpunkcii sian paroladon per punktokomoj? – vidu la „sintezojn” de la diskutoj, kiuj sekvis kelkajn sed ne ĉiujn kontribuaĵojn. (Ne surprizos, tamen, ke la konsulaj kontribuoj estas ĉiam la plej longaj.) La eldonaĵo, malgraŭ tiuj miaj grumbletoj, estas bone redaktita: mankas preseraroj kaj la kvanto da neologismoj estas (por mi) bone akceptebla (editoralo, biogramo, preamblo ...?).

Nu, bonan sukceson al Homarane – kaj cetere al la kongreso pri homaranismo, kiun oni projektas por 2014. La fenomeno Esperanto ja ne estas nur lingvo, sed pro variaj kialoj ni jam longe neglektas la filozofian, ideologian, sociologian aspektojn de „nia afero”. Mi rekomendas la kajeron, precipe al bibliotekoj kaj esperantologoj.

David KELSO
Homarane – kajero en Esperanto pri socio, filozofio, religio. Eld. LF-koop, La Chaux-de-Fonds, 2010. 213 p. gluitaj. ISSN 1663-8484.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de David Kelso el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Propraj nomoj

Simpla kaj utila broŝureto dulingva: esperanta teksto sur la maldekstraj paĝoj, franca teksto sur la dekstraj paĝoj. Cherpillod klare kaj sisteme prezentas la kvar plej kutimajn metodojn solvi la problemon pri transskribo en Esperanto de propra nomo:

1. Lasi ĝin tute senŝanĝa.
2. Transskribi ĝin laŭ ĝia proksimuma prononco.
3. Traduki ĝin.
4. Iel ajn esperantigi ĝin.

Cherpillod zorge studis la tekstojn de Zamenhof, inkluzive de liaj privataj leteroj, kaj trovis liajn kutimojn (konsekvence, rekomendendajn) pri diversaj specoj de propraj nomoj.

Cherpillod konstatis, ke:

Rilate al personaj nomoj: Kiam temas pri realaj nuntempaj personoj, Zamenhof respektis la originan nomon, ekzemple Alfred Michaux, Gabriel Chavet ktp.

Kiam temas pri historiaj aŭ fikciaj personoj, Zamenhof ofte esperantigis ilin: Polonio, Adamo, Vilhelmo ktp. Sed li ankaŭ tre ofte lasis ilin en la origina formo: Hans, Marcello, Hjalmar, Thomas ktp.

Kiam temas pri virinaj nomoj, Zamenhof kelkfoje donis al ili o-finaĵon: Anneto, Doroteo, Klaro;
kelkfoje uzis por ili la finaĵon -ino: Gustavino, Johanino, Kristino;
kelkfoje uzis por ili la finaĵon -a: Marta, Gerda, Helga;
kelkfoje lasis ilin en la origina formo: Else, Inger, Molly ktp. Sekve, neniun ĝeneralan regulon pri virinaj nomoj li uzis.

Rilate al familiaj nomoj, Kun du iom strangaj esceptoj, Zamenhof ĉiam lasis ilin en la origina formo: Boirac, Jespersen, Saussure kaj aliaj. La du esceptoj estas en la Ekzercaro en la Fundamento, kie troviĝas ankaŭ Ŝillero kaj Vaŝington [verŝajne V anstataŭ W por faciligi la prononcon?].

Kiam temas pri loknomoj: li aŭ esperantigis ilin laŭ internacia formo, aŭ lasis ilin nacilingvaj.

Kion emfazas Cherpillod, estas, ke Zamenhof respektis la principojn: esperantigi proprajn nomojn, nur kiam ili havas internacie similan ortografion, aŭ lasi ilin en ilia origina nacilingva ortografio. Cherpillod-on tre ĝenas, ke iuj propraj nomoj, tamen, ofte ricevas nepravigeblan formon en la Esperanto-uzado nuntempe. La plej frapa ekzemplo estas la nun jam tre populara landonomo „Barato”, kies internacia formo estas ekskluzive esperantigebla kiel „Hindio”. Mi konsentas kun li pri tio. Laŭ li kaj mi, „Barato” ne pravigeblas.

Ensume, Cherpillod pledas, ke ni reiru al la sistemo uzita de Zamenhof, kaj ĉesu inventi novajn arbitrajn „regulojn”. Miaopinie, li pravas.

Donald BROADRIBB
André Cherpillod: La propraj nomoj/Les noms propres. Eld. la aŭtoro, Courgenard, 2010. 36 paĝoj vinktitaj. ISBN ne indikita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekretoj eltombigitaj

Dum la komunisma reĝimo en Albanio estis kondamnitaj al morto pro politikaj kialoj ĉirkaŭ 5600 viroj kaj pli ol 450 virinoj. Kontraste en Orienta Germanio, kun loĝantaro 15-oble pli granda, pereis samkiale nur 250 homoj.

Inter la ekzekutitoj estas eksaj partizanoj, oficiroj kaj altranguloj, inkluzive de membroj de la politburoo. La ŝtato disponis pri ok ekzekutejoj kaj tombejoj, kiuj restis sekretaj. Tial la familianoj ne sciis, kie estas entombigitaj la viktimoj, almenaŭ ne ĝis 1991, kiam falis la reĝimo.

Malkovrita

Tiam, uzante informojn de eksaj policistoj, prokuroroj aŭ medicinistoj, parencoj komencis esplori la sorton de siaj familianoj. Tial estas malkovrita lastatempe amastombejo piede de la monto Dajt, tuj apud la albana ĉefurbo Tirano.

La registaro decidis starigi komisionon por trovi ĉiujn tombejojn kaj identigi la viktimojn. Krome, en la centro de Tirano, kie iam staris Stalin-monumento, oni konstruos rememorigilon pri la viktimoj de komunismo. Fine ekfunkcios nova instituto por studi la krimojn de komunismo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Migrado multmiliona

Ne pro Valenteno-tago hastis ĉinoj antaŭ la 14a de februaro al siaj hejmlokoj, sed pro la tradicia printempa festo. La festo varias ĉiujare inter la lasta tagdeko de januaro kaj la dua tagdeko de februaro kaj okazas la unuan tagon de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Sep tagojn ĉinoj festas.

Familia rekuniĝo estas delonga sopiro por ĉinoj. Ĉe la sojlo de la ĉina novjaro la hejmloko altiras kvazaŭ magneto homojn de longe for. Kia forto kuŝas en tio? Kulturo. Kortuŝe estas spekti en la televido la movadon de pasaĝeroj en flughavenoj kaj fervojaj stacidomoj antaŭ la festo.

La festo estas tiel nomata pro tio, ke ĝi falas ĉirkaŭ la komenco de printempo, la unua sezono de la jaro, kiam revigliĝas diversaj vivaĵoj en la naturo. En la ĉina kulturo la Printempa Festo estas markata per kuna vespermanĝo de generacioj; per petardo-eksplodado, kiu, oni kredas, forigas perversaĵojn; per novjara deziro al aliaj, kiu signas harmonion; kaj per pendigo de versduoj sur muron aǔ ambaŭflanke de la pordo, kiuj esprimas benon. Sen tiuj aktivaĵoj, ĉinoj senkonscie perdus longdaŭran kulturon.

Grandskala

La dumfesta migrado, plej grandskala en la homa historio, okazas ĉiujare dum ĉirkaŭ 40 tagoj. Ĉi-jare ĝi komenciĝis la 30an de januaro. Aviadiloj, trajnoj, aŭtobusoj kaj ŝipoj alfrontas grandan premon. La fervoja ministerio de Ĉinio prognozis, ke ĉirkaŭ la printempa festo la fervojo transportos 210 milionojn da ĉinoj, do tage 5,25 milionoj da homoj. De la 6a ĝis la 12a de februaro ĉiutage 180 000 pasaĝeroj envagoniĝis ĉe la okcidenta fervoj-stacio de Pekino, kaj en la kulmino 310 000 pasaĝeroj.

Imageble, ke biletoj estas malfacile akireblaj. Kvankam oni povas aĉeti fervoj-biletojn en stacidomoj aŭ ties agentejoj, aǔ telefone, tekstmesaĝe aŭ interrete mendi, sidlokoj estas apenaŭ certigitaj. Oni devas atendi multajn horojn ekde frumatene antaŭ la ekvendo de biletoj. En Pekino tri fervojo-stacioj tage kaj nokte servas per 410 bilet-giĉetoj, inkluzive de tiuj speciale por elkamparaj laboristoj kaj studentoj. Dum tiuj tagoj veturas 91 ekstraj trajnoj.

Farĉitaj

Tamen vojaĝi signifas foje suferi. La 25an de januaro la trajno inter Shenzhen kaj Xinyang haltis nur kvar minutojn ĉe la stacio de Dongguan, kie pli ol 1500 pasaĝeroj atendis. Konduktoroj helpis al la pasaĝeroj grimpi tra fenestroj en la vagonaron. Tiu sceno estas fotita kaj dissendita surrete. Retpaĝaro Dayang diris, ke en la trajno de Guangzhou (Kantono) al Xinyang ĉiuj sidlokoj estas okupitaj, kaj homoj estas farĉitaj en koridoroj, vagon-konektejoj, necesejoj, eĉ sur dors-apogiloj de seĝoj.

En la provinco Guangdong 130 000 elkamparaj laboristoj motocikle revenis al siaj hejmlokoj en la provincoj Guanĝi, Guizhou, Hunan kaj Sichuan por ŝpari la monon. Kunportante kaskon kaj pluvmantelon ili unuope aǔ skipe veturis. La loka registaro sendis 20 000 policanojn por direkti la trafikon kaj starigis ripozejojn sur la vojo por la vojaĝantoj.

Spekulado

Antaŭ kaj post la printempa festo de la jaro 1993 oni periode prezaltigis la fervoj-biletojn por mildigi la trafik-premon en iuj lokoj. Tamen tio ne povis redukti la kvanton de la pasaĝeroj. Ekde 2008 la fervoj-biletoj ne plu prezaltiĝas dum la festo. Estas ellaborita nova regularo por limigi pograndan bilet-aĉetadon por bremsi bilet-spekuladon. Tiamaniere oni aĉetu bileton per identigilo aǔ per aliaj pli ol 20 atestiloj, simile kiel flugbiletojn.

Ŝajnas, ke la regularo ne sukcesas. En retpaĝaroj multaj kritikis ĝin. Opiniis iu retumanto: „La regularo ne povas altigi la trafik-kapablon, male ĝi kaŭzas pli da obstrukcoj, ĉar la teknologio por falsi atestilojn estas pli matura ol tiu por presi fervoj-biletojn.”

Infrastrukturo

Krom dumtempaj rimedoj Ĉinio faras grandan investon por infrastrukturo. En la lastaj kvar jaroj oni konstruis altrapidan fervojon, longan je pli ol mil kilometroj. Laǔ la ĉina ministerio pri fervojoj en la jaro 2012 altrapidaj fervojoj kondukos al regionoj kun 95 % de la tuta loĝantaro. Tiam la veturtempo multe mallongiĝos. Ekzemple la vojaĝo inter du grandaj urboj Wuhan kaj Kantono, distancaj minimume 1068 kilometrojn inter si, postulos eĉ malpli ol tri horojn, je ok horoj malpli ol nun. La vojaĝo inter Pekino kaj Honkongo, jam ne tutan tagnokton, sed nur trionan.

La ĉefa kaŭzo de la grandskala migrado kuŝas en tio, ke la ekonomia disvolviĝo estas malekvilibra inter diversaj regionoj de Ĉinio. Multaj superfluaj laborfortoj invadas de vilaĝoj al urboj, de malgrandaj urboj al metropoloj. Kompare kun la orienta ĉemara regiono, la aliaj restas relative malriĉaj.

Stagnaj

En la komenco de la politiko „reformado kaj pordomalfermo”, orientaj ĉemaraj urboj, ekzemple Shenzhen, Kantono, Ŝanhajo kaj Dalian, estis la unuaj komerce kontakti aliajn landojn. La ekonomio en tiuj urboj rapide kreskis. Sed aliaj lokoj, precipe la okcidentaj provincoj, t.e. Sichuan, Yunnan, Tibeto kaj Qinghai, restis stagnaj. Tial homoj, precipe tiuj subedukitaj, el la malriĉaj regionoj, volas kaj nur povas fari fizikan laboron en orientaj urboj.

Iuj migrintoj timas reveni al siaj hejmlokoj. La ĵurnalo Ĉina Junularo faris retan enketon, kiun partoprenis 1840 homoj. Opiniis 69,4 %, ke ili timas „perdi vizaĝon” (humiliĝon), ĉar ili ne povis gajni sufiĉe da mono por paradi antaŭ siaj parencoj kaj amikoj. Aliaj timas trafik-premon, geedziĝon altrudotan de iliaj gepatroj, atendojn pri novjara mon-donacoj al infanoj kaj luksaj bankedoj.

La grandskala migrado estas unika fenomeno de Ĉinio. Espereble, post kiam efektiviĝos politikoj favoraj al kamparanoj, ekzemple forigo de agrikulturaj impostoj, subvenciado al kamparanoj por aĉeti hejmajn elektrajn aparatojn, financa subtenado de koton-kultivado, sojfaboj kaj aliaj agrikulturaj plantoj, kamparanoj povos riĉiĝi en la hejmloko anstataŭ pene perlabori en urboj.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dekstrismo en demokratio

Estas du politikaj principoj, kiuj povas funkcii nur en kompleto: la principo de demokratia pluralismo kaj la principo de jura ŝtato. Se la ŝtato estas nur jura, ĝi fakte estas diktaturo; se ĝi estas nur demokratia, ĝi fakte fariĝas anarkio. Kiel konate ekde Aristotelo, anarkia oĥlokratio (= regado de la plebo) per sekva paŝo nepre fariĝas tiranio.

Protestoj kaj denuncoj

Pasis dek jaroj post kiam en Aŭstrio el la parlamenta baloto rezultis registara koalicio de dekstra Volkspartei (kristandemokrata popolpartio) de Wolfgang Schüssel [volfgang ŝisel] kaj de „ekstreme dekstra” Freiheitliche Partei (libereca partio kun forta naciisma marko) de pasintjare mortinta Jörg Haider [jerg hajda]. Tiam la aŭstra socialdemokrata partio ne nur lanĉis protestojn nur enlande, sed denuncis la propran landon ankaŭ ĉe eŭropaj instancoj kaj kunprovokis tiel nomatajn eŭropajn sankciojn kontraŭ Aŭstrio – sed ne nur kontraŭ la dekstre orientita registaro, sed ĉefe kontraŭ la civitanoj, kiuj dum ne tiel mallonga tempo sur propra haŭto devis suferi la malbonan etoson kontraŭ Aŭstrio en la okcidentaj landoj de Eŭropo. Kaj la tuta Eŭropo tiam komencis uzi la ne tre inteligentan sintagmon „ekstrema dekstro”, kiu teorie estas konata jam el la 20a jarcento, sed neniam antaŭe fariĝis parto de ĉiutaga politiko.

Interesa fenomeno estas, ke oni preskaŭ neniam parolas pri „ekstrema maldekstro”, sed konsekvence kaj ĉie nur pri „ekstrema dekstro”. Jam nur per tio la uzo de tiuj ĉi vortoj perdas la tutan aŭtentecon. Finfine la tiranioj maldekstraj estis kaj plu estas multe pli ampleksaj kaj sistemtotalecaj ol la tiranioj dekstraj. Oni niatempe ne havas polusan dekstran kontraŭekzemplon de la reale ekzistanta maldekstra tiranio en Ĉinio, por ne paroli pri Norda Koreio. Tamen oni daŭre mencias kiel ion apriore politike malbonan kaj neakcepteblan la „ekstreman dekstron”.

Kio estas „ekstrema”?

Ĉu „esti ‚ekstrema’” en la prisocia, pripolitika, priŝtata mondpercepto, filozofio aŭ ideologio estas morala aŭ jura kategorio? La politikaj partioj, kiuj konsistigis la eŭrope sankciitan aŭstran registaron, ne troviĝis eksterleĝe, ili estis partioj provizitaj per demokratie akiritaj balotvoĉoj. „Esti filozofie, ideologie kaj politike ‚ekstrema’”, ĉu dekstre ĉu maldekstre, do ne povas esti jura (aparte ŝtatjura). Se iu politika partio estus ŝtatjure neakceptebla, ĝi simple estus malpermesita, kiel dum certa tempo en okcidenta Germanio estis malpermesitaj ne nur la nazia, sed ankaŭ la komunista partio (pli precize: unu el du ekzistintaj), aŭ kiel en ĉiuj eŭropaj landoj estas malpermesitaj naziaj partioj. Ĉu tamen ili estas malpermesitaj pro sia „ekstremeco”? Se jes, tio signifus, ke oni tuj povus fondi novan nazian partion, oni nur devus ĝin proklami mezburĝa kaj neekstrema. Ne nur tio; tio signifus, ke naziaj filozofio, ideologio kaj politiko estas neakcepteblaj por demokratia kaj jura ŝtato, nur ĉar ili estas „ekstremaj” kaj ne pro siaj filozofia, ideologia kaj politika enhavoj kaj intencoj. Mi dubas, ke iu ajn konscia homo estus preta aprobi tian sintenon: nazia partio – kial ne, se ĝi ne estas ekstrema ...

Morala kategorio?

Ĉu „esti politike ‚ekstrema’” do estas eble morala kategorio, kiam evidente jura kaj ŝtatjura kategorio ĝi ne estas? Oni ne devas esti scienca kunlaboranto en la fizika instituto pri mezuroj en Germanio por kompreni, ke oni povas difini ekstremojn, nur se oni havas difinitan centron, kaj inverse, oni povas difini centron, nur se oni havas difinitajn ekstremajn poziciojn. Ĉar en la politiko la sunsistemo ne ekzistas kaj tiel ne estas anticipe donita la centro, oni povas ĝin difini nur el la pozicioj de la ekstremoj. Se iu saĝulo volas elimini, prikaŝi aŭ ignori la ekstremojn, neniu povas sin plu preni por la centro. Tiel, antaŭ ol demandi pri etiko, do filozofio pri moralo, oni jam el pura logiko scias, ke ekstremoj en la politiko ne povas esti moralaj problemoj, same kiel ili ne estas problemoj juraj kaj ŝtatjuraj.

La vera problemo

La vera politika problemo estas ne ekstremismo – tiu estas privata afero de la protagonistoj – sed leĝeco kaj honesto de partioj kaj unuopuloj. Se iu partio iras tro ekstremen, ĝi per tio perdas aprobon ĉe la civitanoj kaj perdos baloton. Tio, kio estas vera morala kaj jura problemo, estas krimaj agoj kaj malobservo de leĝoj. Ĉi-momente en Aŭstrio (sub maldekstra koalicio) la politikistoj, ekde la kanceliero ĝis la ministrino pri juraj aferoj, laŭte diras, ke por efektivigi leĝon oni bezonas interkonsenton kun la politikaj subjektoj en la provincoj. Tio estas esenca atako al ambaŭ principoj de la respubliko. Ne la ekstreme orientitaj partioj kaj politikistoj subfosas la respublikon, sed la mezaj, interkonsentaj, kiuj fajfas pri la leĝoj.

Vinko OŠLAK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Varmbotelo

Iam mi legis interesan aserton, ke „la francoj havas seksumadon, la angloj varmbotelojn”. Mi rememoris tiun profundan diraĵon, kiam mi aŭskultis programon dissendatan de la irlanda ŝtata televid-instanco. La parolanto deklaris sin fascinita de la diverslingvaj tradukoj de la vorto varmbotelo. Kie mi loĝis en Sud-Ameriko, tiu koncepto kaj la responda objekto estis nekonataj. Oni eĉ deklaris (malĝuste), ke en la hispana lingvo la vorto ne ekzistas. Povas esti, ke en la varmegaj tropikaj zonoj de tiu vasta kontinento, varmtenaj boteloj neniam estas bezonataj, sed estas loko, kiel ekzemple, Patagonio, kie la vintroj estas terure malvarmaj, kun neĝo, glacio kaj eĉ glaciriveroj.

En pasintaj jarcentoj, la skotoj, kiuj loĝas en malseka, malvarma lando de montoj kaj arbaroj, dumvintre kutimis meti en siajn litojn pokalojn faritajn el bakita argilo, kaj enhavantajn varman akvon. Tiuj prauloj de la varmbotelo nomiĝis „porkoj”, kiujn ili iomete similis.

Sed, kiel diras niaj francaj geamikoj, „ni revenu al niaj ŝafoj” aŭ, pli ĝuste, al la menciita irlanda radi-parolanto. Li diris, ke li esploris la temon kaj aparte amuziĝis pri la germana ekvivalento Gummiwärmflasche, kiun li trovis en supozeble malnova germana vortaro. Li certe ankaŭ malkovris, ke la hispanoj nomas tiun objekton „bolsa de agua caliente”; la portugaloj „bolsa de água quente”; la italoj „borsa dell'acqua calda”, la skotgaeloj „botal-teth” ktp. La lasta estas simila al la irlandgaela „buidéal te”. Kurioze, la dua elemento en ambaŭ gaelaj frazoj iom sonas kiel la vorto kiu signifas teon.

Tio memorigas al mi, ke kiam mi loĝis en montara regiono en Portugalio, kie la vintroj estas ege malvarmaj, iu najbarino mia en iu vespero vizitis amikinon kaj iom embarasiĝis, ĉar ŝi trovis ŝin jam en noktovesto, kaj evidente preta por enlitiĝi. La amikino, tamen, bonvenigis mian najbarinon, kaj proponis al ŝi tason da teo. „Ne, ne”, respondis la najbarino, „mi ne volas ĝeni vin je ĉi tiu horo”. „Vi tute ne ĝenas min”, respondis la amikino. „La teo estas jam preta”. Tiam ŝi foriris al sia dormoĉambro, kaj revenis kun varmbotelo. „Mi ĉiam plenigas mian varmbotelon per varma teo; tial, se mi deziras ion trinki dumnokte, mi povas elverŝi tasplenon. Samtempe la botelo varmigas al mi la piedojn.”

Tia inventemo estas laŭdinda. Ankaŭ la genio de la homo, kiu inventis la varmbotelon. Pri la seksumado mi ne komentos.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ridinda kuracilo

Kuracado per ridado, nomata gelototerapio (el la helena gelos, rido), ĉiam pli ofte aplikatas en malsanulejoj. Ridi povas sanige efiki sur korpon kaj menson, helpi sangocirkuladon kaj flankenigi streĉon.

Verŝajne en ĉiuj lingvoj estas proverboj kaj diraĵoj pri ridado aŭ ridetado similaj al la angla keep smiling aŭ la pola smiech to zdrowie. Certe, ridi alproksimigas homojn kaj kreas simpation, plibonigante homan memsenton. Ĝi efikas kontraŭ doloroj, estigante t.n. hormonojn de feliĉo.

Amikeca

Tial ridado plenumas gravan socian rolon. Homoj gajaj kaj ridetantaj estas pli rapide akceptataj en la socio kaj pli ŝatataj. Tamen speciale en malsanulejoj ĝi havas apartan signifon. Per ridoj la ejo fariĝas pli amikeca, malpli timiga. Pli agrable pasas la kuracado kaj pli rapide revenas paciento al sia hejmo.

La teorio pri gelotologio devenas de la usona kuracisto Patch Adams, kiu vestis sin kiel klaŭno por gajigi malsanajn infanojn. Alia usona kuracisto, Norman Cousins, aplikis la teoriojn kaj, dum li grave malsanis, telespektis komediojn kaj legigis al si humurajn librojn. Post tia terapio pliboniĝis lia sanstato.

Eble utilus apliki ridoterapion en la propra vivo por resti sana kaj sendolora.

Stanisław ŚMIGIELSKI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanisław Śmigielski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bruo pribrua

La 1an de marto mi vojaĝetis en mia urbo, vizitante konstruaĵojn kaj memoraĵojn kiuj postvivis la japanajn militojn. Tiel mi min preparis por la planata ĉi-tema ekskurso. Mia vojaĝeto estis agrabla kaj fruktoplena krom unu afero: bruegoj de usonaj ĉasaviadiloj.

La tago koincidis kun la memortago pri Bikini. En 1954 Usono eksperimentis per hidrogena bombo ĉe la atolo Bikini. La eksplodo estis pli granda ol atendite kaj sur japanajn fiŝkaptistojn falis radioaktivaj cindroj. Suferis multaj pro radioaktiveco kaj mortis unu fiŝisto.

Pro la datreveno okazis en la patrina haveno de la mortinta maristo memor-kunsido. Ŝajnis al mi, ke per tiu ĉi arbitra flugado de ĉasaviadiloj Usono volas subpremi la pacmovadon kaj elmontri sian hegemonion sur Japanio.

Protestis

Ne nur la 1an de marto, sed jam de kvin jaroj flugas usonaj ĉasaviadiloj super Japanio. Jam 24 gubernioj protestis al Usono kaj al la japana registaro, tamen vane.

La bruoj, kiujn mi aŭdis, ne timigis, ĉar la aviadiloj ne tiel malalte flugis. En iuj lokoj tamen ili flugas tre malalte aŭ subite malaltiĝas, farante bruegon. Oni diras, ke la bruegoj estas „torturaj” kaj „korrompaj”. Ankaŭ bovinoj estis tiel teruritaj, ke ili produktis malpli da lakto, kaj eĉ rompis al si kruron pro freneza eksalto aŭ ekkuro. Cetere maljunuloj, aŭdante la bruon, ektimas, rememorante la militon.

La japana registaro kaj la usona armeo diras, ke tiuj aviadiloj observas la normon pri minimuma flug-alteco. La leĝo malpermesas flugi malpli alte ol 300 metrojn super homplenaj kvartaloj kaj malpli alte ol 150 metrojn en aliaj lokoj. Tamen la leĝo origine celis aviadilojn kaj helikopterojn, kiuj flugas por fotado aŭ turismo. Ĝi ne celas ĉasaviadilojn. Ne ĝuste estas apliki la leĝon al aviadiloj tiaj.

Akcidento

Usonaj ĉasaviadiloj arbitre flugas en japana aero, ne publikiginte siajn kursojn. Male en Usono la armeo publikigas siajn kursojn kaj ne permesas malaltan flugadon super urboj aŭ eĉ bestoj. Tamen ne en Japanio. Se okazus akcidento, viktimiĝus multaj homoj, ĉar Japanio estas dense loĝata.

Japanio estas sendependa lando, ne usona kolonio. Japanoj ne estas devigataj pruntedoni sian teron por subteni usonajn militojn en Irako kaj Afganio. La japana registaro insistas, ke usonaj trupoj defendas Japanion. Tamen krom la registaro nur malmultaj japanoj tion kredas.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mordaj demandoj

Jam de jardekoj regas la aŭstran ĉefurbon Vieno la socialdemokratoj, nun eĉ per absoluta plimulto. Tamen, por montri demokratiemon, la socialdemokratoj organizis pridemandadon de la popolo en februaro 2010. La kostoj estis 7 000 000 eŭroj. Jen la rezulto:

1) Ĉu ree deĵoru novtipa prizorganto por multloĝejaj domoj? 84 % jes.
2) Ĉu estu eblo viziti tuttagan lernejon (8a ĝis 16a horo) por ĉiu lernejano? 77 % jes.
3) Ĉu oni pagu imposton por aŭtoveturado en la centraj distriktoj de Vieno? 77 % ne.
4) Ĉu semajnfine la metroo en Vieno funkciu tutnokte (kvankam ekzistas noktaj buslinioj)? 55 % jes.
5) Ĉu posedantoj de tiel nomataj batalhundoj havu specialan permesilon? 89 % jes.

Partoprenis la pridemandadon 411 075 personoj aŭ 35 % de la loĝantaro. Temis pri la due plej bona rezulto.

La opozicio kritikis la proponitajn kromtekstojn, ĉefe por la dua demando: „Internaciaj esploroj pruvas, ke tuttaga lernejo estas ĉefa kondiĉo, se gepatroj volas profesie labori kaj samtempe havi infanojn.”

Rilate la kvinan demandon: ĉu hundo mordemas, dependas unue de la edukado de la hundo kaj de la posedanto kaj due de la raso de la hundo. Kelkaj rasoj pli mordemas, ekzemple rotvejla hundo, terhundo, mastifo kaj dogo. Eble ankaŭ ŝafhundo aperos en la listo.

Fojfoje infanojn kaj maljunajn personojn grave vundas hundo. Gvid-permesilon jam havas 3000 hundoposedantoj en Vieno.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fluginte bankroten

Bankrotis Japana Aerlinio (JAL), longe la simbolo de Japanio. En 1951 fondiĝis JAL kiel jura persono subvenciata de la ŝtato. Tamen en februaro 2010 ĝi petis la registaron apliki la leĝon por reorganizi bankrotintajn kompaniojn.

Laŭ la leĝo speciala kompanio entreprenos diversajn rimedojn por restarigi JAL-on. Tiuj eble inkluzivos: vendi ĉiujn 37 tiel nomatajn mamutajn jetojn por malpliigi benzino-kostojn; nuligi 14 internaciajn kaj 17 enlandajn senprofitajn flugliniojn; maldungi trionon de la laboristaro; retiriĝi el hoteloj kaj turismo; tranĉi emerito-pensiojn; kaj kunlabori kun la usona flugkompanio Delta. Tiel oni celas profitigi JAL-on en 2011.

Laŭ la japana gazetaro, JAL bankrotis pro diversaj kialoj. En la ŝtata kompanio tro intervenis politikistoj kaj ministroj. Simile, la registaro de la Liberala Demokratia Partio konstruigadis flughavenojn kaj trudis al la flugkompanioj servojn, kiuj ne donis profitojn.

Atakoj

Kulpis ankaŭ la teroristaj atakoj en Usono en 2001, kiuj frapis JAL-on, ĉar japanoj ne emis vojaĝi eksterlanden. Krome, en 2005, okazis akcidentoj al JAL, kiuj damaĝis la reputacion de la kompanio. Fine, inter la estraranoj de JAL estiĝis konfliktoj.

Notindas, ke aliaj ŝanĝoj pli kaj pli malhelpas al flugkompanioj. En Japanio oni konstruas reton de rapidtrajn-linioj, ankaŭ ŝoseojn. Eblas veturi ankaŭ per malmultekostaj busservoj.

La nova registaro de la Demokratia Partio ŝanĝos la iaman politikon pri aviado. La partio sloganas: „De betono al homoj.” Tio signifas, ke baldaŭ malaperos kelkaj flughavenoj.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pufigado

Diskutado estas karakteriza por demokratio. Oni interŝanĝas argumentojn por kaj kontraŭ iu ideo kaj plano, el la diskutado estiĝas fine kompromiso, ekzemple por leĝoprojekto. Sed en Germanio ne plu okazas diskutoj: amaskomunikiloj karakterizas ĉiun argumentadon kiel disputon aŭ kverelon. Por bulvardaj komunikiloj ŝajne ordinara diskuto ne estas interesa; tial oni pufigas ĉiun temon, ĉar tio ebligas pli krian ĉeftitolon. Poste ili miras, ke opinisondoj montras, ke civitanoj abomenas kverelojn de partioj.

Alia fenomeno de tia pufigado estas tujeco. Ĉar praktike ĉiu posedas poŝtelefonon, homoj tuj informas, kiam ili rimarkas ion nekutiman. Mi miris, ke nun la radio informas ĉiutage kelkfoje pri aŭtomobiloj, kiuj veturas en kontraŭa direkto sur aŭtoŝoseo kaj tiel kaŭzas koliziojn. Ĉu vere tiom multiĝis tiuj idiotoj? Kiam mi esploris tiun problemon, mi eksciis ke efektive en Germanio tute ne plioftiĝis tiu fenomeno, sed ke aŭtantoj multe pli ofte informas la policon kaj radiostaciojn pri malĝuste veturantaj aŭtoj. La radioredaktoroj klarigis, ke kompreneble ili tuj diskonigas la informon, ĉu veran, ĉu neveran; prefere ili volas tro ofte averti ol riski mortojn pro akcidento. Nu, tian pufigadon oni ja povas toleri, ni nur konsciu pri la vera situacio por ne timi, ke nun nepras tute eviti la aŭtoŝoseojn.

Vere superfluan pufigadon ni spertis dum la ĉi-jara vintro en la norda hemisfero. Amaskomunikiloj plendis pri „vintrokatastrofo” kaj „neĝoĥaoso”, kvazaŭ tuj pereos la mondo. Homoj! Estis tute normala vintro, kaj dum vintro neĝas kaj frostas en Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Ŝajne oni simple forgesis tion, ĉar dum kelkaj pasintaj jaroj pro la klimatŝanĝo ni havis eksterordinare varmajn vintrojn. Pri tia histerio oni nur povas moki, sed pufigado ofte estigas ankaŭ severajn sekvojn. Kiam tre populara germana futbalisto mortigis sin pere de rapidtrajno, gazetoj pufigadis la temon priskribante ĉiujn detalojn de tiu tragedio. Oni povis legi tion kvazaŭ instrukciojn pri sukcesa maniero mortigi sin. Efektive konsiderinde kreskis la nombro de tiumetodaj memmortigoj; ene de la sama monato ĝi pli ol kvarobliĝis. Pri tiuj (nepopularaj) viktimoj amaskomunikiloj ne raportis ...

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fosilia trovaĵo

220 jarmilionojn antaŭ nia tempo kvar metrojn longa reptilio migris sur ŝlimo ĉe riverbordo proksime al la hodiaŭa urbo Bad Königshofen en norda Bavario. La peza besto postlasis piedsignojn pli ol dek centimetrojn profundajn, kiuj seke malmoliĝis en la suno. Iam poste sablo, kunportita de inundo, plenigis la sulkojn kaj en jarmiloj ŝtoniĝis, dum la ĉirkaŭanta ŝlimo polviĝis. Tiel konserviĝis piedsigno de tiu dinosaŭro. Laŭ la ŝtata geologo Roland Eichhorn [ajĥhorn] la fosiliaĵo estas tute eksterordinara.

Sciencistoj rekonstruis la historion de tiu piedpremsigno kaj nun esperas, ke iam troveblos pliaj fosiliaĵoj, eble kompleta skeleto. Ne konatas, kion manĝis tiu mallongfingra-mano-besto kun la scienca nomo „Brachychiroterium” (de la greka βραχυ / braĥi = mallonga; χείρ / ĥeir = mano)

La fosiliaĵo estis malkovrita hazarde okaze de kartografiaj laboroj en tiu regiono kaj estonte estos eksponata en muzeo.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉi tiun lingvon vi ne uzu!

Trairas usonajn kortumojn juĝafero pri lingvaj rajtoj. Maldungita estas bazlerneja sekretariino dulingva, ĉar ŝi helpis interpreti inter la hispana kaj la angla – tasko, por kiu ŝi estis enpostenigita en 2006.

Kiam eniris la lernejon, en Devonshire, Norda Karolino, hispanlingva patrino por raporti eblan seksperforton kontraŭ sia sepjaraĝa filo, la sekretariino Ana Ligia Mateo interpretis por registri la koncernajn informojn.

Tio tamen ne plaĉis al la nova lernejestrino, Suzanna Gimenez. Tiu en 2008 ŝanĝis la lernejan politikon, tiel ke oni rajtas paroli nur la anglan, eĉ se gepatroj kaj aliaj nur malbone regas la lingvon. Fakte, 42 % de la infanoj devenas de hispanlingvaj familioj. Malgraŭ tio, la lernejestrino avertis la sekretariinon, ke ŝi ne plu uzu la hispanan.

Diverseco

Rezulte, post kiam la sekretariino helpis la plorantan patrinon, la lernejestrino ŝin maldungis. Ironie, la lerneja retejo montras devizon pri „kultura diverseco”. Pro la elpostenigo, la usona komisiono pri egalaj rajtoj konsilis la sekretariinon kaj taksis, ke la lernejo lezis ŝiajn civilajn rajtojn. En septembro 2009 Mateo ekprocesis kontraŭ la lernejo pro diskriminacio.

Argumentis Mateo, ke antaŭ la lingva disputo ŝi bone plenumis sian laboron, ricevinte laŭdojn kaj plialtigon de la salajro. Tamen poste oni akuzis ŝin komploti kun hispanlingvaj gepatroj kontraŭ la nova lernejestrino. Fariĝis pli kaj pli streĉa la situacio, ĝis venis la ploranta patrino.

Peto

La lernejestrino rifuzis la peton de Mateo, ke ŝi interpretu, kaj insistis, ke la eble perfortita sepjarulo mem interpretu. La patrino tamen ne komprenis, kaj fine forlasis la lernejon, ne atinginte la celojn de sia vizito.

Maldungite, Mateo suferis pro nerva streĉiteco kaj perdis salajron kaj asekuron kun valoro de pli ol 10 000 dolaroj. Intertempe la jurkazo migris de nord-karolina al federacia kortumo, kie ĝi estas ankoraŭ pritraktata.

Russ WILLIAMS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Russ Williams el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Knoppix

Du malbonaj aferoj okazis al nia familio ĉi-jare en la tago de sankta Valenteno. Unu estas, ke mia trijara filino perdis sian pluŝkuniklon, Mifi, kiu estis ŝia konstanta kunulo dum pli ol du jaroj. La alia estas, ke la disko de mia tekokomputilo mortis – eble pro interesa misagordo, pri kiu mi tamen ne skribos hodiaŭ. Verŝajne mi normale pli ĉagreniĝus pro la mortinta disko, sed kiam la eta knabino malgaje diras, ke ŝi volas sian etan ruĝan Mifi, jam komprenante, ke ŝi ne povas havi ĝin, oni tiom kompatas ŝin, ke la perdo de kelkaj komputilaj dosieroj ŝajnas tre malgrava afero.

Pro la mortinta disko mi havis okazon provi Knoppix denove. Knoppix [knopiks] estas mastruma sistemo, bazita sur Debian GNU/Linuxx (Linukso), kiu funkcias rekte de KD aŭ DVD, tiel ke ĝi tute ne bezonas la ĉefan diskon. Tio povas utili en pluraj manieroj. Ekzemple, oni povas uzi Knoppix por kontroli, ĉu la komputilo, aŭ iu parto de ĝi, bone funkcias kun Linukso. Aŭ se oni volas mem provi Linukson, sen tuŝi la jam instalitan mastruman sistemon, Knoppix proponas solvon. Alia situacio, en kiu Knoppix utilas, estas, se oni volas kontakti sian bankon aŭ fari ion alian, kio postulas gravan pasvorton, per komputilo, kiu eble estas infektita per virusoj: se oni ne uzas la diskon, ne vere gravas, kiuj virusoj tie embuskas. Por mi, en la nuna situacio, Knoppix utilas, ĉar ĝi ebligas al mi uzi la komputilon, kiu alie eĉ ne povus starti. Mi uzis la kvazaŭrompitan komputilon por mendi novan diskon, kaj mi nun uzas ĝin, malgraŭ la mortinta disko, por skribi ĉi tiun artikolon.

Kompreneble, se oni ne uzas la diskon, oni devas trovi alian manieron konservi sian laboron. Oni povas uzi USB-memorilon, sed mi skribas ĉi tion per docs.google.com, ĉar mi havas relative fidindan retkonekton per la sendrata reto, al kiu Knoppix tute senprobleme konektiĝis, petinte nur la pasvorton. Fakte ĉio, kion mi provis, bone funkciis, krom unu graveta afero: mi ne trovis manieron reagordi la klavaron por uzi britan aranĝon anstataŭ la implicita usona. Eble tio estas cimo en la versio, kiun mi elŝutis, kiu havas la daton 2010-01-31.

Knoppix estas la verko de germano, Klaus Knopper, kaj li disponigas du variantojn de ĉiu eldono: anglalingvan kaj germanlingvan. Laŭ mia kompreno, la diferenco estas nur la implicitaj lingvo kaj agordoj, kiam ĝi startas; eblas ŝanĝi la lingvon poste, kondiĉe ke oni sufiĉe komprenas la komencan lingvon por trovi la koncernan agordilon. Se vi ankoraŭ ne konas Linukson, sed interesiĝas pri ĝi, mi rekomendas, ke vi provu Knoppix, ĉar ne estas granda laboro: oni devas nur elŝuti grandan iso-dosieron, skribi ĝin kiel diskobildon sur KD-on (aŭ DVD-on, se vi volas pli kompletan version) kaj restartigi la komputilon per tiu KD: ofte sufiĉas havi ĝin en la KD-legilo, kiam la komputilo startas, sed eble vi devus ŝanĝi la BIOS-agordojn, por ke ĝi startu de la KD kaj ne de la ĉefa disko.

Se vi tion faros, indas memori, ke Knoppix estas nur iu versio de Linukso. Ekzistas multaj versioj, tiel nomataj „distribuoj”, kaj kvankam ili baziĝas sur la sama kerno, ili povas supraĵe aspekti tre diverse. La versioj de Linukso, kiujn mi kutime uzas, hejme kaj oficeje, ne havas la amuzajn eksplodantajn fenestrojn kaj aliajn piroteknikaĵojn, kiuj estas parto de ĉi tiu versio de Knoppix. Verŝajne oni povas malŝalti ilin, sed ili ne sufiĉe ĝenas min por instigi min investi tempon por trovi la koncernan agordilon. Kiam mi ricevos novan diskon, verŝajne mi reinstalos la version de Linukso, al kiu mi plej kutimas, ĉar estas malagrable esti devigita adapti sin en mia aĝo, kaj ankaŭ en multe pli juna aĝo. Aliflanke, kelkfoje rompo de rutino estas bona, kvankam mia filino verŝajne ne konsentus pri tio. Tial, se vi hazarde renkontos etan ruĝan Mifi, proksimume 16 cm altan de la piedoj ĝis la blankaj orelpintoj, per kiuj ŝi tiel ofte tenis ĝin, mia filino tre ĝojus rehavi ĝin.

Postskribo. Miraklo okazis! Tri semajnojn post la malapero Mifi revenis. Iu reportis ĝin, responde al la afiŝo, kiun ni metis ĉe la ludejo, kie ĝi perdiĝis. Rosa tre ĝojis, sed ne sufiĉe miris, laŭ mi. Iam ŝi devos lerni, ke perditaj aferoj ne ĉiam revenas tiel ...

Edmund GRIMLEY EVANS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reputacio revokita

La japana aŭto-firmao Toyota estas unu el la grandaj aŭtomobilo-kompanioj de la mondo kaj konata pro la kvalito de siaj produktaĵoj. Tamen nun tutmonde kreskas kritikoj kontraŭ la kompanio.

Ekde novembro pasintjare la firmao revokis milionojn da aŭtoj pro misfunkcio de la akcelilo aŭ de la bremsoj. La usona registaro taksis la nombron de revokitaj aŭtoj tre grava. En februaro pardonpetis Tojoda Akio, la Toyota-prezidanto, pro la akcidentoj kaŭzitaj de la misfunkcioj. Li promesis plibonigi la procedojn de la kompanio kaj funde esplori la misfunkciojn.

Desegno

La problemoj devenas eble de laborplano lanĉita en 2003. Tiu ĉi t.n. globa ĉefplano antaŭvidis jare produkti pliajn 300 000 aŭtojn, ĝis entute en 2008 pli ol ok milionoj. Por tion realigi Toyota aplikis diversajn rimedojn. Ekzemple en 1995 Toyota bezonis 18,8 monatojn ekde la desegno ĝis la vendo; en 2006 nur 12 monatojn.

Anstataŭ kontroli la kvaliton per prov-aŭto, la firmao dependis de komputiloj. Samtempe ĝi konstruis novajn fabrikojn en Usono kaj en Azio. La firmao rapide kreskis sed, kiel agnoskis la prezidanto, mankis homfortoj.

Intertempe grandiĝis la nombro de revokitaj aŭtoj. Ekde la fino de la pasinta jaro tiu ĉi nombro atingis pli ol 10 milionojn. Nun japanoj esperas, ke Toyota, la plej granda kompanio en Japanio, kaj ties simbolo, reakiros la fidon de la mondo.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Panjo-kampanjo

Aperis en marto apudvoja afiŝo en Pollando kun bildo pri Adolf Hitler. La afiŝo avertis kontraŭ abortigo, kiun Hitler permesis en la tiam okupitaj teritorioj de Pollando por laboristinoj devige venigitaj el orientaj landoj.

Legiĝis surafiŝa teksto: „Abortigo por polinoj – enkondukita de Hitler la 9an de marto 1943.” Apude videblis du fotoj montrantaj la restaĵojn de abortigitaj infanoj.

Forgesas

La kunorganizanto de la kampanjo „Elektu vivon” diris, ke en la nuna Pollando oni ofte forgesas, ke ĉi tiuj unuaj leĝoj pri abortigo datiĝas de la okupacio. Nun estas planataj pliaj afiŝoj suraŭtaj en lokoj, kie la instancoj ne permesas kontraŭ-abortigajn ekspoziciojn.

En Pollando en 2008 okazis 499 laŭleĝaj abortigoj, el kiuj 477 rilatis al naskotoj malsanaj.

Stanisław ŚMIGIELSKI/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanisław Śmigielski/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parto 2: Kiun poŝlegilon mi akiru?

La merkato de elektronikaj libroj fulme grandiĝas, sed oni ne povas legi ilin sen aparato. La elekto estas tre granda, kaj la gamo estas dividebla en tri grandajn grupojn: poŝlegiloj, kiuj konvenas nur aŭ ĉefe por legi librojn (ekzemple Sony Reader); poŝkomputiloj kaj lertaj poŝtelefonoj, kiuj taŭgas ne nur por legi librojn, sed ankaŭ por telefoni, retumi kaj multe pli (ekzemple iPhone); kaj ordinaraj teko- aŭ tablo-komputiloj.

Ordinaraj komputiloj

La uzo de ordinara komputilo, vindoza, linuksa, makintoŝa ..., ne estas la plej trafa elekto. Libron oni ja volas legi sidante ne ĉe sia skribotablo, sed komforte en seĝo, en trajno, en sia bankuvo eĉ. Tamen la plimulto de la legantoj de tiu ĉi rubriko supozeble posedas komputilon kaj eble volos provi siajn unuajn elektronikajn romanojn tie.

Por legi librojn en la formo PDF plej ofte ne necesas instali ion. La plimulto de la uzantoj de Vindozo verŝajne iam instalis Adobe-legilon. Uzantoj de Makintoŝo eĉ ne devas instali ion; alklaki la PDF-libron sufiĉas. Kaj linuksuloj verŝajne jam posedas Foxit, Evince aŭ alian PDF-legilon.

Por legi verkojn en la formo ePub rekomendinde estas uzi la TTT-legilon Mozilla Firefox kaj aldoni la senpagan kromprogramon EPUBReader. Ĝi funkcias sub la tri grandaj mastrumaj sistemoj: Vindozo, Mak kaj Linukso. Se vi uzas la esperantlingvan fasadon de Firefox, ankaŭ EPUBReader parolos Esperanton al vi. Alternativoj estas Bookworm (Librovermo) kaj Ibis Reader (Ibiso-legilo), kiuj ambaŭ estas enretaj legiloj. Vi trovos ilin respektive ĉe bookworm.oreilly.com kaj ibisreader.com. Viajn ePub-librojn vi alŝutas al ilia servilo, kaj vi povas iam ajn (se vi havas retkonekton) legi ilin.

La tria populara libroformo estas Mobipocket. Vindozuloj povas akiri legilon de www.mobipocket.com, sed linuksuloj kaj makuloj devos rezigni pri legado de libroj en la formo MOBI. Por ili ankoraŭ ne ekzistas legilo.

Lertaj poŝtelefonoj

Lertaj poŝtelefonoj kutime ne estas tre lertaj pri PDF-libroj. Ekzistas Adobe-legilo por aparatoj kun la sistemoj Palm kaj Pocket PC, kaj la supre menciita Foxit-legilo taŭgas por Windows CE 4.2 kaj 5.0. Por poŝtelefonoj pli konvenas libroj de la formo Mobipocket, kiun oni povas legi en aparatoj kun la mastruma sistemo Palm, Symbian, Windows Mobile kaj en Blackberry-aparatoj. Posedantoj de iPhone-telefono prefere mendu librojn en la formo ePub. Ili povas akiri en la butiko de Apple la senpagan programon Stanza, kiu perfekte taŭgas por administri sian ePub-kolekton, aŭ ili povas uzi la – same senpagan – programeton Ibis Reader, kiu tamen havas malpli da ebloj, ol Stanza.

Poŝlegiloj

Laste, sed certe ne balaste, venas la veraj poŝlegiloj. La plimulto el ili havas la avantaĝon, ke ili uzas tiel nomatan elektronikan inkon. La ekrano aspektas vere kiel papero kaj ne lumas, kiel poŝkomputiloj kaj poŝtelefonoj. Oni eĉ en plena sunlumo povas legi ilin. Malavantaĝo estas, ke ili havas nigra-blankan ekranon. Libro kun koloraj fotoj estos malpli alloga en tiaj legiloj.

La ĉefa malavantaĝo estas tamen, ke la plimulto de la poŝlegiloj malbone taŭgas por Esperanto. Ili enkorpigas nur tre malgrandan unikodan tiparon, en kiu mankas la tipaj Esperanto-literoj (sed ne nur la esperantaj, ankaŭ ekzemple grekaj, polaj, rumanaj kaj latvaj). Eldonistoj de elektronikaj Esperanto-libroj grandparte solvis tiun problemon, liverante ePub-librojn kun enkorpigitaj unikodaj tiparoj. Sekve la libroj mem estas bone legeblaj, sed la enhavtabeloj, kiuj uzas la limigitajn tiparojn de la legilo mem, montros strangaĵojn kiel „Kvaza? ?io dependus de mi”. Do se vi ne volas havi problemojn kaj ne volas mem fari ŝanĝojn al via legilo, provizore rezignu pri poŝlegilo kaj uzu lertan poŝtelefonon aŭ komputilon.

La gamo de poŝlegiloj estas tre vasta, kaj tiu ĉi artikolo povas mencii nur kelkajn. Tre popularaj estas la legiloj de la firmao Sony. Notinde estas, ke ili kapablas legigi librojn en la formoj PDF kaj ePub, sed ne Mobipocket-librojn, kaj ke ili fuŝe montros la enhavtabelojn, se enestas libroj en Esperanto aŭ en lingvoj, kiuj uzas specialajn diakritojn, kiel la pola, aŭ tute aliajn literojn, kiel la greka aŭ tamila.

Pli kaj pli populariĝantaj estas la poŝlegiloj de la nederlanda firmao Endless Ideas BV. Ĝi vendas ilin sub la nomo BeBook, sed en iuj landoj ankaŭ sub aliaj markoj. Ankaŭ tiuj ĉi legiloj uzas elektronikan inkon, same kiel la Sony-legiloj. Kontraste al Sony tiu ĉi kapablas legi 23 specojn de e-libroj, inter kiuj la popularan formon Mobipocket, kiun Sony ne kapablas trakti. La problemo pri la malapero de supersignitaj literoj en la enhavtabelo ekzistas ankaŭ ĉe BeBook, sed oni povas instali alian tiparon kun la necesaj literoj.

Se vi volas aĉeti poŝlegilon, kiu vere elskatole montras Esperanton sen iaj problemoj, tiam vi elektu aparaton en la serio Pocketbook. Kaj Pocketbook 301 (www.pocketbookreader.com/PocketBook 301.html), 6-cola, kaj Pocketbook 360 (www.pocketbookreader.com/PocketBook 360.html), 5-cola, bone traktas esperantlingvajn ePub-librojn. Same taŭgus por Esperanto la legilo JetBook de la ĉeĥa firmao Ectaco1.

Baldaŭ iPad

En pluraj landoj baldaŭ haveblos – aŭ eble en la momento, kiam tiu ĉi revunumero atingas vin, jam haveblas – la nova infano de Apple: iPad. Tiu ĉi aparato apartenas al neniu el la tri cititaj kategorioj, sed oni povus nomi ĝin „poŝlegilo kun multaj aliaj ebloj”, ĉar ĝi servas ankaŭ kiel retumilo, organizilo, kalendaro, ludilo ktp. Tre verŝajne ĝi estos por legantoj de esperantlingvaj e-libroj la plej taŭga elekto. Pro tiuj specialaj ecoj MONATO dediĉos al iPad apartan artikolon en la venonta numero.

1. La informo pri JetBook baziĝas sur letero de la produktantoj, kiuj promesis sendi foton por pruvi sian aserton, sed ĝis la aperdato de MONATO tiu foto ankoraŭ ne alvenis.
Paŭl PEERAERTS

En la venonta numero de MONATO: Apple iPad: ĉu revolucio aŭ evolucio?


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pele surrele

En la viena amuzkvartalo Prater okazis en marto la dua drezina vetkurado. Drezino estas malpeza surrela veturilo, ĝenerale kvarrada, uzata por transporti relojn kaj aliajn fervojajn materialojn. Ĝin kreis la germana nobelo Karl Drais [drajs] (1785-1851), kiu inventis ankaŭ pianoludan registrilon kaj skribomaŝinon.

Por la tago de la vetkurado oni prognozis mildan printempan tagon, sed fakte kuŝis iom da neĝo sur la herbejoj. La evento evoluis sur la reloj de etŝpura fervojo Liliputbahn. Ĉiu inter 8 kaj 99 jaroj rajtis partopreni kaj, paginte 30 eŭrojn, uzi je propra risko memkonstruitan drezinon.

Skoltoj

La unuan premion ricevis skolta grupo el Vieno, kiu gajnis jam ĉe la unua vetkurado. La skoltoj bezonis nur 87 sekundojn por la 1500-metra distanco. Gravis por venki ne nur rapido, sed ankaŭ prezentado, aktorado dum la veturo kaj konstruarto de la veturilo.

En la epoko de Drais drezino estis speco de prabiciklo, kiu dependas de homopovo. Nuntempe, ankoraŭ malpezaj, ili iufoje uzas motorojn. Ili servas turismon kaj tiel helpas savi etŝpurajn fervojojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Libereco festinda eĉ post 20 jaroj

En marto la litovoj festis la 20-jariĝon de la sendependeco disde Sovetio. Ili memoris, kiel antaŭ 20 jaroj Vytautas Landsbergis, la novelektita estro de la tiama supera konsilio de Litovio, televide anoncis: „Litovio estas libera. Kaj en la animo, kaj en la juro. Ni povus krii: ankaŭ Latvio estos libera! Estonio estos libera kaj ankaŭ ĉiuj aliaj, kiuj nun ne estas liberaj.”

Festante la datrevenon, Litovio fariĝis dum unu tago kvazaŭ centro de politikaj eventoj en Eŭropo. Vizitis prezidantoj de aliaj eŭropaj ŝtatoj, inkluzive de la estona Toom Hendrik kaj la latva Valdis Zatlers, kaj aliaj gravaj politikistoj. Okazis paradoj, koncertoj kaj eĉ diskutoj pri la 20 jaroj da sendependeco.

Respekto

La litova prezidanto, Dalia Grybauskaitė, diris, ke al sendependeco kondukis miljara historio. „Hodiaŭ ni ne perdu la celon, kiu kunigu nin jam en libera Litovio: anima bonstato, reciproka respekto kaj unueco antaŭ malfacilaĵoj”, ŝi aldonis.

La dato de la sendependiĝo – la 11-a de marto – ne estis hazarda. Laŭ la konstitucio de la tiama Sovetio eblis forlasi la union, tamen ne estis priskribite kiel. Moskvo jam intencis apliki la konstitucion por malhelpi la eksiĝon de Litovio. Iom poste, en januaro 1991, sovetiaj armeanoj celis efektivigi ŝtatrenverson kaj okupis radio- kaj televido-staciojn. Pereis 14 personoj. La sovetia armeo forlasis Litovion definitive en aŭgusto 1993.

Krome, post la sendependiĝo, neniu volis agnoski la novan ŝtaton. Islando fariĝis la unua. Usono sekvis en 1991, fariĝante la 37a. Hodiaŭ Litovion agnoskas 154 ŝtatoj de la mondo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reformo fuŝita

Manifestaciis en Vieno 10 000 studentoj kun afiŝoj kaj rubandoj, sur kiuj legiĝis: „Bolonjo for”, „Suben la sistemo” kaj „Pagu riĉuloj”. Kio kolerigis la studentaron?

En 1999 la ministroj de 29 eŭropaj ŝtatoj subskribis la Deklaron de Bolonjo por formi unuecan eŭropan universitatan sistemon. La novaj universitataj gradoj estu bakalaŭro (ses-semestra studado), magistro (pliaj du aŭ kvar semestroj) kaj doktoro (latine philosophiae doctor).

Multaj eŭropaj universitatoj transprenis tiun sistemon. Iĝi bakalaŭro en Berlino, magistro en Madrido kaj doktoro en Varsovio – pli-malpli tiel oni imagis la studojn de la nova, moviĝema, multlingva internacia klerulo.

Ĉampiono

Eĉ la nuna aŭstra ministrino por scienco, Elfriede Karl, studis eksterlande, nome en Munkeno, Germanio. Fremdan lingvon tie ŝi ne bezonis lerni. Tamen en subvenciita broŝuro ŝia ministrejo laŭdis edukadan progreson: „Eŭropo kiel tutmonda ĉampiono”: tiel la titolo de la eldonaĵo.

Sed abundas kritiko. La ĉefredaktisto de la gazeto Wiener Zeitung parolis eĉ pri kompleta fiasko de Bolonjo. La problemon kaŭzis, ke multaj universitatoj premas ok-semestran magistran studadon en ses-semestran bakalaŭran studplanon.

Rezulte studentoj pro tempomanko ne povas studi eksterlande aŭ aŭdi nedevigajn prelegojn. Multaj estas eĉ eksigitaj de la universitato pro tro longa studodaŭro.

Kariero

Fiaskas ankaŭ la internacia moviĝemo de la studentoj. Restas lingvaj barieroj. Multaj fakte dubas, ĉu eksterlanda studado kaj kono de fremdaj lingvoj estas ĉiam nepra kondiĉo por profesia kariero. Oni pensu ekzemple pri la filozofo Kant, kiu neniam forlasis sian hejmurbon Königsberg, aŭ pri la fizikisto Einstein, kiu neniam lernis alian lingvon.

Tiurilate rimarkis la iama direktoro por eŭropaj interŝanĝ-programoj, Alfred Posamentier, ke usonaj studentoj ne emas vojaĝi eksterlanden por studi kaj lerni fremdajn lingvojn. Ekzemple, ĉiujare 15 studentoj de la Viena Teknika Universitato iras al Novjorko; alidirekte al Vieno nur ĝis du.

Malgraŭ tio kunvenis en marto en Vieno ministroj pri scienco el 46 ŝtatoj por festi la dek-jariĝon de la Bolonjo-sistemo. Protestis studentoj, okupante prelegejon kaj klopodante bari la enirejon de la konferencejo. Dume estis blokita aŭtotrafiko, kaj ne funkciis tramoj. Protestis ankaŭ politikistoj de la Libereca Partio, kiuj ne rajtis partopreni la konferencon.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Priatenti la naturprotekton

En Vieno renkontiĝis ministroj kaj altrangaj registaraj reprezentantoj de 14 landoj de la danuba baseno sub la kunordigo de Internacia Komisiono pri Protekto de Danubo. Enkadre de la renkontiĝo ili subskribis administran planon pri la sekvaj kvin jaroj. Ĝi antaŭvidas aktivaĵojn, kiuj devus realiĝi ĝis 2015 por enigi Danubon kaj ties alfluantojn en bonan ekologian staton kaj atingi daŭripovan akvouzon en la baseno.

Post sep jaroj da preparlaboroj la plano esperigas, laŭ prijuĝo de Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj aliaj naturprotektaj organizaĵoj, ke ĉi tiu grava eŭropa akvoarterio estos revivigita. Samtempe naturprotektantoj avertas pri pluaj konstruplanoj ekzemple favore al ŝipveturado, kiuj minacas subfosi la jam starigitajn celojn. Krome ili postulas malpermeson de fosfatoj en la lavo-preparaĵoj por plibonigi la akvokvaliton.

Tamen, krom multaj el la planitaj konstruoj kun potenciale damaĝaj efikoj al la riversistemo kaj homo, ĝis nun oni ne notis gravajn „servojn” al la naturo en la danuba administra plano. Ekzemple, en la projekto en la supra parto de Danubo inter Straubing kaj Vilshofen, plivastigo de la rivero per baraĵa akvoŝtupo kaj kanalo detruus la lastan libere fluantan danuban sektoron en Germanio, kun gravaj sekvoj por la biologia varieco kaj la akvoadministrado en la regiono. Planoj pri plivastigo de Danubo por plibonigo de la ŝipveturado minacus krome la trink-akvajn provizojn de Hungario. Infrastrukturaj projektoj en la malsupra Danubo povus tute malaperigi la forte minacatajn populaciojn de sturgo.

Pli ol 100 000 civitanoj el la landoj de la danuba baseno subskribis peticion pri ekologie harmoniaj ŝipvetur-projektoj. Reprezentantoj de naturprotektaj organizaĵoj transdonis ĝin al la ministroj de la danubaj landoj kaj alvokis ilin intensigi la klopodojn por vivkapabla Danubo.

La plano pri administrado de Danubo estas normo de la akvorilata direktivo de Eŭropa Unio por la atingo de bona ekologia stato de dolĉ-akvaj medioj. „La noveco de la danuba administra plano estas, ke ĝi konsideras ĉiujn naturmediajn sekvojn, kaj ties celoj havas pli vastan atingeblecon ol plibonigo de la akvokvalito, konstruo de novaj akvopurigaj instalaĵoj kaj informado pri la bona agrikultura praktiko”, diris Andreas Beckmann, direktoro de la Programo pri Danubo kaj Karpatoj de WWF. La unuan fojon oni emfazis ne nur la grandan efikon de la akvo-infrastrukturaj aktivaĵoj sur la riveran sanon, sed ankaŭ la neceson priatenti la naturprotekton.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Priviza vizito

Antaŭ nelonge la albana ministro pri eksteraj aferoj, Ilir Meta, cetere vic-ĉefministro, vizitis la serban ĉefurbon Beogrado. Tie li diskutis kontaktojn inter Albanio kaj Serbio surkampe de ekonomio, transporto, sekureco, turismo kaj minoritatoj.

Ministro Meta invitis serbojn viziti senvize Albanion (kio eblas jam de pluraj jaroj), kaj petis la serban prezidanton samon permesi por albanoj dezirantaj viziti Serbion.

Minoritato

Tiam la ministro vizitis la valon de Preŝevo, sude en Serbio kaj najbare al Kosovo kaj Makedonio, kie loĝas albana minoritato.

Nuntempe Serbio kaj Albanio ĝuas normalajn politikajn kaj ekonomiajn rilatojn. Tio kontribuas al paca disvolviĝo kaj stabileco en la regiono.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Renoma strato

Ĉu nomo de strato estas ligita kun politiko? Dependas kie. Verŝajne, neordinara demando en ordinara mondo. Sed – ĉu Serbio apartenas al la ordinara mondo? Hm!

La strato, en kiu mi loĝas, fariĝis urba strato antaŭ jarcento kaj duono. Ĝi estas ordinara strato en la centro de Beogrado. Dum sia 140-jara historio ĝi ses fojojn ŝanĝis sian nomon. Similan sorton travivis multaj stratoj en Beogrado.

La unua nomo de mia strato estis Du Blankaj Kolomboj (1872-1896). Poste ĝi nomiĝis Svetogorska (laŭ la loko en Greklando, kie situas serba monaĥejo). Tiun nomon la strato portis ĝis 1922, de kiam ĝi nomiĝis Bitoljska (laŭ la nuntempa makedona urbo, kie en bataloj kun turkoj pereis multaj serbaj soldatoj).

Post 13 jaroj oni donis al la strato la nomon Ĵorĵa Klemencoa, tio estas la fama franca politikisto Georges Clemenceau. Kiam Germanio okupis Serbion, la strato portis inter 1943 kaj 1945 denove la nomon Svetogorska. Poste la nova komunista registaro ŝanĝis la nomon al tiu de juna komunista heroo Ivo Lola Ribar. La nomo restis ĝis 1997, ekde kiam la strato estas konata denove kiel Svetogorska.

Tiel stratnomo spegulas politikon.

Dimitrije JANIČIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kumamoto

Sur la insulo Kjuŝu, la plej suda el la kvar grandaj insuloj japanaj, kuŝas Kumamoto. La urbo estas fama pro sia kastelo, kiu estas unu el la plej vidindaj de la lando. La kastelo Kumamoto havas pli grandan areon ol la kasteloj Himeĵi kaj Osaka. Tre multaj turistoj vizitas ĝin. Multaj el ili venas el la proksime situanta Suda Koreio.

En 2008 la kastelo Kumamoto festis la 400-jaran jubileon de sia ekzisto. Festante tiun jardatrevenon, oni inaŭguris novan konstruaĵon, nomatan Honmaru-goten. La vizitantoj flaras ĉi tie la bonodoron de arboj kaj ekscias kiamaniere la kasteloj kaj aliaj konstruaĵoj ekestis. En la kastelo videblas tipe japanaj artaĵoj, iuj el oro.

Post eliro el la ĉefa kastelo la vojo kondukas al la granda ĝardeno Ninomaru. En ĝi printempe floras la tipe japana simbolfloro sakuro. Rigardante ĝin, japanoj ofte trinkas sakeon, sukon aŭ bieron kaj gaje pasigas la periodon de ĝia florado.

Uzante tramon, oni facile povas veturi al la ĝardeno Suizenĵi. Ĝi estis konstruita por la feŭdestro de Hosokawa Tadatoŝi. Poste kelkaj feŭdestroj plibonigis kaj luksigis ĝin. Nun la ĝardeno estas turisma vidindaĵo. En ĝi estas tradicia domo de teceremonio, en kiu oni povas gustumi la tipe japanan verdan teon.

Proksime al la ĝardeno Suizenĵi troviĝas la lago Ezu kaj gubernia biblioteko. En ĉi-lasta oni povas ekkoni la vivon kaj verkaron de verkistoj el Kumamoto. El ili tre konata estas Natsume Soseki. Liaj verkoj famas en la tuta mondo kaj estas esperantigitaj. Li fakte venis al Kumamoto por instrui la anglan lingvon en la urba universitato. Lia vizaĝo aperis sur iama japana bankbileto de mil enoj. Ankaŭ Koizumi Yagumo estas tre konata verkisto kaj ankaŭ li estis universitata instruanto. Lia domo, kiu troviĝas en la urbocentro malantaŭ tre granda magazeno, estas vidindaĵo.

La gastoj de Kumamoto povas viziti ankaŭ la vulkanon Aso. Ĝi situas ekster la urbo. La vulkano estas tre aktiva kaj iufoje terure erupcias. Normale oni tute ne povas rigardi la krateron de vulkano, sed en Aso tio eblas, se danĝera gaso ne venas direkte al la vizitantoj. Ĝi erupcias sur la monto Nakadake. Multaj eksterlandaj turistoj deziras viziti la vulkanon Aso. La aŭtoro (rete: uea.faro@nifty.com) pretas gvidi tien esperantistojn.

Esperanto

En la urbo loĝis famaj esperantistoj. Unu el ili estas Ito Saburo (kromnomo), lia vera nomo estas Miyazaki Iwao. Lia tombo estas en la urbo Yamaga en la gubernio Kumamoto. Li verkis libron „Zamenhof” en la japana, kiu ankoraŭ estas vendata. Ankaŭ Nakagaki Koĵiro estas famekonata esperantisto. Li multe laboris por Japana Esperanto-Asocio (nun Japana Esperanto-Instituto). Lia tombo estas en vilaĝo Kosa.

Menciindas ankaŭ la verkisto Tokutomi Roka. Antaŭ du jaroj Kumamoto-Esperanto-Grupo eldonis memorlibron pri li. Tokutomi vojaĝis al Rusio kun sia edzino Aiko kaj tie renkontiĝis kun la fama rusa verkisto Leo Tolstoj. Foto de la renkontiĝo videblas en la domo de Tokutomi, kiu estas vizitinda.

La insulo Kjuŝu iomete malsimilas al la aliaj insuloj. En ĝi estas multaj historiaj faktoj kun tie loĝintaj ĉinoj, koreoj, nederlandanoj, portugaloj. Pro tio en la loka dialekto restis portugalaj kaj nederlandaj vortoj. Vojaĝante en Brazilo, la aŭtoro povis aŭdi portugalajn vortojn, kiuj estas uzataj en Kumamoto.

HARADA Tsukuru

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Harada Tsukuru el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eksterlanda politiko: ĉu etika aŭ pragmata?

Belgio ankoraŭ konservas fortajn ligojn kun sia ekskolonio Kongo. Granda parto de la belga evoluhelpo fluis al tiu lando. Sed la rilatoj ofte fluktuis pro belga malaprobo pri missituacioj en Kongo.

En politikaj medioj plurfoje okazis diskutoj, ĉu nepre subteni la instancojn por ne fuŝi la belgajn kulturajn, politikajn kaj komercajn rilatojn, ĉu postuli, ke oficiala helpo al Kongo servu al la popolo anstataŭ al pliriĉiĝo de korupta kasto.

La ebla influo de Belgio tamen nuntempe multe ŝrumpis, ĉar ekzemple Ĉinio pretas proponi sumojn por subteni la ekonomian disvolviĝon, kiuj multege superas la belgajn eblojn. Belgio antaŭvidas helpon de 195 milionoj en la venontaj tri jaroj; Ĉinio promesis 9 miliardojn.

Profitemo

Tamen Karel De Gucht [ĥiĥt], kiam ministro pri eksterlandaj aferoj kaj poste kiam komisionano de Eŭropa Unio, kuraĝis publike denunci la profitemon de politikistoj el la registaro de Kabila. Kongo tiom indigniĝis, ke ĝi deklaris De Gucht ne plu bonvena en la lando.

Lia posteulo kiel ministro pri eksterlandaj aferoj en Belgio, Steven Vanackere [stéven vanákere], penadis restarigi amikajn rilatojn. Parte pro tio la belga reĝo Alberto 2a, kun reprezentantoj de la registaro, ĉeestos festojn pro la 50-jara sendependiĝo de Kongo.

Streboj

Leviĝis la demando, ĉu la reĝo ne devus viziti specifajn tieajn organizaĵojn por montri, ke li subtenas la strebojn al plidemokratiiĝo de la lando. Sed supozeble nenio okazos sen la beno de Kabila kaj liaj ĉirkaŭuloj.

Prepare al la reĝa partoprenado en la festoj, belgaj delegacioj jam vizitis kaj vizitos la landon. Kiam Pieter De Crem [piter de krem], ministro pri milita defendado, tie proponis, ke kongaj soldatoj defilu dum la belga nacia festotago en Bruselo, precipe la flandra gazetaro indigniĝis.

Armeo

Novaĵoj pri la propono atingis Belgion tuj antaŭ UN-raporto, kiu menciis, ke armeo, polico kaj informservoj en Kongo sisteme kaj arbitre arestas, torturas, mortigas kaj seksperfortas civitanojn kaj ankaŭ dungas infansoldatojn. La situacio en Kongo, laŭ la raporto, multe pligraviĝis en 2009.

Kaj, kvankam la ministro estas flandra, denove la komunumoj diverse reagis. Flandraj politikaj partioj malaprobis la paŝon de la ministro, escepte de la partio, al kiu apartenas De Crem, kiu ne esprimis starpunkton. Valonaj registaraj partioj ne kontraŭis lian proponon. Tamen la invito ne oficialiĝis.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Altranga protesto

Pro malbona konduto estis maldungitaj 29 oficiroj de albana taĉmento en Afganio tuj post sia reveno hejmen. Pliaj sep altrangaj oficiroj estis degraditaj. La oficiroj, al kiuj oni promesis 60 usonajn dolarojn tage, ricevis nur 54. Pro tio, kaj proteste, ili ne plenumis ĉiujn siajn devojn en eksterlando.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kaptu la feliĉon!

La libro Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo? naskiĝis el la samnoma rubriko de la revuo Bazaro, eldonata en Rumanio. La redaktorino de Bazaro (kaj kompilinto de la libro) Júlia Sigmond petis la legantojn de la gazeto respondi al ĉi tiu demando, kaj en la libro vi trovos 104 respondojn. Kelkaj el ili estas anonimaj aŭ subskribitaj nur per la persona nomo, sed ĝenerale videblas ankaŭ la familinomo kaj lando. Inter la aŭtoroj estas kelkaj famaj esperantistoj, sed la plimulton vi verŝajne ne konas. La lingvaĵo estas tiu de ĉiutaga vivo, facila kaj bone komprenebla.

La respondintoj jam profitis, ke ili povis rememori la plej feliĉajn momentojn de sia vivo, iom filozofi pri la feliĉo mem, pri valoroj de la homa vivo. Kaj kion ni povas promesi al la legontoj de la libro?

La legantoj ricevos aron da malgrandaj rakontoj, de kelkaj linioj ĝis kelkaj paĝoj. Kelkaj el la rakontoj estas veraj beletraĵoj, kaj oni povas legi tiujn historiojn kiel romanon kaj aldone esti certa, ke ĉio finiĝos feliĉe! Iuj aŭtoroj priskribas sian tutan vivon, aliaj rakontas pri emociplena aŭ streĉa momento, ekzemple, sendifekta savo el akcidento, neatendita helpo en ŝajne senelira situacio, partopreno en konkurso, kortuŝa festo.

Aliajn respondojn oni povas trakti kiel etajn filozofiajn eseojn. Homoj meditas pri fido, pacienco, kompreno, libero, ĝojo, bono, naturo, paco, interna kaj ekstera harmonio. Multaj konfesas, ke por vera feliĉo „necesas” problemoj kaj malfeliĉo; nur post suferoj oni povas senti sin vere feliĉa. Por multaj respondintoj feliĉo estas ligita kun religio kaj Dio. Multaj deziras feliĉon ne por si, sed por proksimuloj.

La legontoj ankaŭ ricevos liston de „ordinaraj” feliĉaj eventoj de la homa vivo: sukcesaj ekzamenoj, enamiĝo, la unua amletero, promenoj kun la amato, geedziĝo, naskiĝo de gefiloj kaj genepoj, profesiaj atingoj. Uzu tiun aron, ne preteratentu tian eventon en via propra vivo! Aŭ eble vi klopodu mem efektivigi ion? Eble vi povas fieri, ke via feliĉa momento estas pli originala kaj neordinara? Ĉu realigo de iu revo?

Multaj respondantoj parolis pri Esperanto en sia vivo. Feliĉon donas la studado de la lingvo, korespond-amikoj (kiuj ofte poste iĝas realaj amikoj), instruo de Esperanto, diligentaj lernantoj, sukcesaj tradukoj, verkoj, prelegoj, Esperanto-aranĝoj.

Interesa estas ankaŭ la formo de la respondo. Necesas konfesi, ke la demando mem ne estas tre originala. Oni ofte demandas pri feliĉo politikistojn, artistojn kaj aliajn famulojn, ĉu ne? Kion elpensi, por ke la respondo estu neordinara, interesa kaj ... eventuale demonstru elokventon?

Kelkloke en la libro troviĝas grafikaĵoj, sed, ĝenerale, ili ne estas ligitaj kun la teksto.

Do, tiu libro provizos vin per agrabla filozofia-priesperanta-beletra legaĵo. Feliĉan tempopasigon!

Anna kaj Mati PENTUS
Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo? Kompilita de Júlia Sigmond. Eld. Editura Triade, 2008. 144 paĝoj gluitaj. ISBN 978-973-8313-71-2.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna kaj Mati Pentus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tre sukcesa komika dramo

Ni tre bone konas Cherpillod kiel esploriston kaj tre erudician lingviston; malpli bone ni konas lin kiel tradukiston. Nu, ĉi tiu eldonaĵo montras al ni, ke ankaŭ la tradukan arton li majstras.

„La laksigo de Bebo” estas drameto, tre taŭga por surscenejigo fare de membroj de loka Esperanto-grupo aŭ por prezento dum kongreso aŭ alia formala kunveno.

Enhave, la dramo prezentas al ni aferon multe tro familiaran por ĉiu el ni: nome, ĉiutagan kverelon inter edzo kaj edzino. Kiel ĉiam en tia kverelo, ĉiaj racio kaj logiko malaperas, dum ambaŭ kverelantoj penas venki en vort-batalo. Negrave, pri kio unue temis la kverelo, post kelka tempo tio estas plene forgesita (se, efektive, la pridiskutotaĵo eĉ estas menciita). Ĉi-okaze la diskutocelo estas solvi pseŭdoproblemon: Bebo (efektive, sep-jara infano) eble suferas pro konstipo. Sed kiam tiu problemo estas menciita, jam delonge daŭris la kverelado. Kial? Nu, neniam oni povas trovi la kaŭzon de intergeedzaj kvereloj, kiu neeviteble estas tute alia ol ĉiu temo prikverelata.

Cherpillod bonege tradukis la dramon, tiel ke neniam la frazoj havas nenormalan sonon. Estas preskaŭ, kvazaŭ ni aŭdus sonregistraĵon de vera hejma kverelo, tiom konvinke versimila estas la parolado.

Kiel pli varme rekomendi ĉi tian verkon?

Donald BROADRIBB
Georges Feydeau: La laksigo de Bebo. Tr. André Cherpillod. Eld. La Blanchetiere, Courgenard, 2010. 64 paĝoj gluitaj. ISBN 2-906134-86-4.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Tre sukcesa komika dramo

La franca aŭtoro Jean-Baptiste Poquelin (1622 – 1673; pseŭdonomo: Molière) estas la plej bone konata kaj, verŝajne, la plej talenta dramisto en la historio de la franca teatro. Krom grandskalajn dramojn, li verkis ankaŭ komedietojn, el kiuj ĉi tiu estas inter la plej famaj.

Por ĉi tiu eldono, André Cherpillod prezentas sur alternaj paĝoj la francan tekston kaj la esperantan tradukon.

Temas pri drameto, kian povus facile surscenejigi loka klubo, por siaj membroj kaj gastoj, aŭ por kongreso, aŭ alia publika prezento. Cherpillod tradukis per tre flua, konversacieca lingvaĵo.

La intrigo estas simpla: maljunulo riĉa, nomata Sganarelo, enamiĝis al junulino nomata Dorimena. Sed li ne certas, ĉu tia geedziĝo estus bona afero. Li demandas diversajn personojn, por aŭdi ilian opinion pri tio.

Li demandas al du „filozofoj”, unu post la alia. Molière forte mokas ilin, pro ilia sinpriokupo, kiu malebligas al ili, ke ili konsideru realan situacion, anstataŭ teoriumadon. La unua, Pankraco, pseŭdo-aristotelumadas, uzante amason da latinaj esprimoj, tiom, ke la aŭskultanto tute perdiĝas en la sensenca vortogalimatio. La dua, Marfurio, rifuzas rekte esprimi opinion, tiel ke ne eblas konkludi, kia estas lia konsilo, nur ke li ne kapablas konsili.

Aliaj personoj ŝajnas diri, ke, ĉar la demando estas tiom subjektiva, nenia konsilo povus esti dirita.

Diskuto inter Sganarelo kaj Dorimena evidentigas, ke li kaj ŝi havas en sia menso nur la ideon, ke post la geedziĝo, li/ŝi povos pluvivi sian apartan vivon, sen atento al sia partnero.

Sganarelo ankaŭ subaŭskultas konversacion de Dorimena kun alia viro, per kio evidentas, ke ŝi ne amas Sganarelon, sed volas edziniĝi al li nur pro lia riĉo; ŝi ankaŭ supozas, ke Sganarelo ne longe vivos.

Sganarelo decidas nuligi sian proponon edzinigi Dorimenan. Sed ŝia patro rifuzas permesi tion, kaj per truko la frato de Dorimena perforte devigas Sganarelon okazigi la geedziĝon.

Mia sola dubo pri nuntempa surscenejigo de la drameto estas, ke la spektantaro tiom konfuziĝus pro la arego da latinlingvaj frazoj de la filozofo Pankraco, ke oni ne volus resti por spekti la ceteron de la drameto.

Tamen, por la leganto, estas alie. Cherpillod aldonas multajn notojn, por klarigi la tekston, tiel ke la leganto povas plene ĝui la dramon kaj la tradukaĵon. Kaj tiu tradukaĵo estas vere bona.

Donald BROADRIBB
Molière: Le mariage forcé/La trudita edziĝo. Tr. André Cherpillod. Eld. La Blanchetiere, Courgenard, 2010. 64 paĝoj gluitaj. ISBN 2-906134-83-X.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Problemo identigila

Laŭ la burunda konstitucio ĉiu civitano pli ol 18-jaraĝa posedu ŝtatan identigilon. Tamen evidentis, dum registrado por balotoj en majo, ke preskaŭ duono de la 3 550 000 voĉdon-rajtigitoj ne havis kun si identigilon.

Kulpas la fakto, ke la plimulto de la burundanoj scipovas nek legi nek skribi. Ili ne komprenas la gravecon de dokumentoj tiaj. Nur komercistoj kaj vojaĝemuloj ilin posedas pro postuloj de polico aŭ bankoj. Krome rifuĝintoj el Tanzanio, kiuj lastatempe hejmenrevenis, aldoniĝas al la nombro de tiuj sen identigiloj.

Malgraŭ tio, multaj homoj raportas, ke fraŭdemuloj provas akiri multajn identigilojn, por voĉdoni pli ol unu fojon.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monda akvo fluas en malbonaj direktoj

En rondoj de ekologoj jam delonge estas konata la nocio „ekologia piedspuro”, t.e. la naturaj resursoj, kiujn uzas iu persono. En ĝi estis iom neglektita la akvouzo. Nederlanda sciencisto esploris la tutmondan akvokonsumon kaj trovis, ke senkonscia akvotrafiko pligravigas la akvomankon en multaj regionoj.

La ekologia piedspuro estas la produktiva areo, kiun homo bezonas por produkti la varojn, kiujn li konsumas. La kalkulmetodo fojfoje estas kritikata, sed per ĝi tamen eblas fari proksimuman komparon. Ekzemple mezuma nord-amerikano bezonas 9,2 hektarojn, loĝanto de Eŭropa Unio 4,7 hektarojn, dum afrikano devas kontentigi sin per la produkto de 1,4 hektaroj. La grandaj konsumantoj krome importas gravan parton de siaj bezonaĵoj el aliaj mondpartoj, kie iufoje ne restas sufiĉe da produktoj por la propra loĝantaro.

Nova koncepto: la akvo-piedspuro

La nederlanda inĝeniero Arjen Hoekstra [hukstra] pristudis la fenomenon el alia vidpunkto: la kvanto de akvo bezonata por produkti la varojn, kiujn homo konsumas dum unu jaro. Tiu „akvo-piedspuro” meze atingas 1243 kubajn metrojn, kun denove grandaj diferencoj laŭ la regiono: usonano bezonas 2483 kubajn metrojn, germano 1545 kaj ĉino nur 702. La kvantoj rilatas ne nur al la rekta konsumo en la domo (tio estas preskaŭ neglektinda frakcio), sed precipe al la akvo bezonata por produkti la manĝaĵojn, la maŝinojn, la konstrumaterialojn ktp. Hoekstra kalkulis, ke por produkti unu litron da lakto estas bezonataj 1000 litroj da akvo (i.a. trinkataj de la bovinoj kaj uzataj dum la produktado de la nutraĵoj, kiujn manĝas la bovinoj). Por produkti unu komputilon necesas 20 000 litroj.

Tiu giganta akvokonsumo estas pripensiga afero en epoko, kiam en multaj mondpartoj akvo mankas, sed estas ankoraŭ pli maltrankviliga fakto: la regionoj, kiuj havas akvomankon, emas produkti varojn kun grandega akvobezono, destinatajn por eksporto al akvoriĉaj landoj. Ekstrema ekzemplo estas Aŭstralio, lando, en kiu akvo certe ne troas, sed kiu eksportas viandon, fruktojn kaj vinon en la tutan mondon. Tia lando devus urĝe restrukturi sian ekonomion por ne plu elĉerpi siajn restantajn akvorezervojn.

Konferencoj pri la akvo de Nilo

Alia ekzemplo de neracia uzo estas la akvo de Nilo, uzata por irigacio, fiŝado kaj energiproduktado. Laŭ interkonsentoj el la kolonia epoko (1929 kaj 1959), Egiptio rajtas uzi 87 % de la akvofluo de Nilo, dum Etiopio, la originlando de plejparto de la nila akvo, rajtas uzi nur etan parton. La 27an kaj 28an de julio 2009 en Egiptio okazis konferenco, en kiu partoprenis naŭ landoj el la regiono. Urĝe necesas adapti la iamajn interkonsentojn al la aktualaj problemoj: i.a. akvomanko ĉirkaŭ la lago Viktorio (Ugando) kaj inundoj en Sudano pro la konstruo de novaj baraĵoj. Solvon oni ne trovis, precipe ĉar Egiptio nepre volas konservi siajn akiritajn rajtojn.

Okaze de konferenco en Stokholmo pri la tutmonda akvoproblemo (Stockholm World Water Week, la 16a-22a de aŭgusto 2009) Hoekstra faris proponon por rearanĝi la akvo-uzon kaj la nutraĵproduktadon en tiu regiono. Eblas produkti nutraĵojn multe pli efike en Etiopio kaj Sudano, ol en Egiptio, ĉar en tiuj landoj la klimato pli taŭgas kaj estas bezonata malpli da akvo. Necesus parte transloki la egiptan agrikulturon al la suda nila regiono. Egiptio estonte devus el tiu regiono importi grandan parton de siaj nutraĵoj kaj redirekti sian ekonomion al malpli akvodependaj sektoroj.

Biokarburaĵoj

Jam estas konate, ke biokarburaĵoj el ekologia vidpunkto ne tre taŭgas por anstataŭi la kutimajn energifontojn kaj ke ili forprenas agrikulturan areon, urĝe bezonatan por nutri la kreskantan mondan loĝantaron (MONATO 2007/12, p. 16-17). Favorantoj asertas, ke nova generacio de biokarburaĵoj estos pli efika, sed studoj pri ilia origino sugestas, ke la plej preferataj biokarburaĵoj estas akvovoraj kaj ofte liverataj de landoj kun limigitaj akvorezervoj. Pli da esploroj necesas por pruvi tion.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protesto kaj progreso

Protestis la albana ministro pri eksteraj aferoj Ilir Meta pro la insulta konduto de grekaj soldatoj kontraŭ albanoj.

La soldatoj, partoprenantaj paradon en Ateno okaze de la greka tago de sendependeco, kriis, ke albanojn ili murdos kaj el ilia haŭto kudros siajn vestojn. Plue, spite al leĝo pri la egalaj rajtoj de enmigrintoj akiri grekan ŝtatanecon kaj la deklaro de la greka ĉefministro Papandreu, ke „greko estiĝas ne nur denaske, sed ankaŭ poste”, la soldatoj kriis, ke „greko naskiĝis, ne estiĝos”.

Suspendo

Pro la insulto pardonpetis la greka registaro. La ministro pri defendo suspendis la oficiron, kiu respondecis pri la koncernaj soldatoj.

Malgraŭ tiu ĉi incidento, interrilatoj politikaj kaj ekonomiaj inter Albanio kaj Grekio bone progresas. La estonteco de pli ol 800 000 albanaj rifuĝintoj en Grekio iĝas pli esperiga. Koincide, je la sama tago de la parado la albana parlamento aprobis du pliajn tombejojn por grekaj soldatoj falintaj en Albanio dum la milito itala-greka en 1940.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekslibriso

Dima revenis hejmen, kontenta pri sia nova libro, libro, kiu ŝanĝos lian vivon. Post formeto de siaj jako kaj ŝuoj, li tuj iris al sia laborĉambro, kiu simple odoris je libroj: novaj kaj malnovaj libroj vice kaj etaĝe tronis de la planko ĝis la plafono, pretaj por tuja konsulto aŭ tralego, sed plejparte senlaboraj.

Sur la ligna skribotablo apud la fenestro staris skribmaŝino kaj apud paperfaskoj ujo kun skribiloj. Aliflanke de la biblioteko, granda staranta pendolhorloĝo senlace indikis la tempon. La libroŝrankoj ie-tie estis ornamitaj per statueto, skatoleto aŭ simila objekto.

Dima eksidis en la leda fotelo kaj el tirkesto prenis skatoleton kun malgrandaj, sed belaj paperslipoj: cento da identaj ekslibrisoj. Sur la slipoj staris lia denaska nomo Dima Perković en bele ornamitaj literoj kun sub ĝi bildo de multkolora papilio, sidanta sur paĝo de malfermita libro. Tute sube troviĝis lia adreso en Zagrebo. Li zorge gluis la slipeton en la libron kaj refermis ĝin por meti sur faskon kun kelkaj aliaj libroj. El la sama tirkesto, li prenis kajeron, malfermis ĝin ĉe la paĝosigno kaj enskribis la plej gravajn datumojn de la nova libro: „Kie papilioj flugas” – aŭtoro – urbo – jaro – ISBN.

La libron li ne legos, ĉar li jam konas la enhavon. Anstataŭe, li kunportos la libron al sia propra butiko: librobrokantejo en la centro de Zagrebo. Tie, li denove vendos la libron, prefere al iu turisto, sed kompreneble ankaŭ al iu ajn interesato. Dima estis 45-jara, mezstatura viro kun ĝentila mieno; ĉiam tre afabla, sed samtempe iom distanca kaj fermita. Liaj haroj havis la saman brunan koloron kiel liaj okuloj. En sia librejo, li ĉiumatene legis la ĵurnalon, foje murmurante komentojn, foje ridetante, sed kutime sufiĉe serioze kaj koncentrite. Poste li solvis la krucvortenigmon, ĝenerale kun malmulte da peno, fojfoje konsultante vortaron aŭ atlason de proksima breto.

La libro, kiun Dima tiun tagon kunportis, restis 4 semajnojn en la montrofenestro; fine li metis ĝin en la bretaron inter aliaj romanoj. Pasis monato, du monatoj, foje iu foliumis la verkon, remetis ĝin, prenis alian libron, revenis al la unua kaj tiel plu. Pasis preskaŭ jaro, dum kiu Dima aĉetis kaj vendis aliajn librojn, iujn kun ekslibriso, aliajn sen. Finfine iu virino tamen aĉetis la libron por legi dum sia vojaĝo, kune kun kelkaj aliaj libroj. Ŝi fakte loĝas en Germanio, eksciis Dima, sed ŝi havas parencojn apud Zagrebo, do ŝi profitas de la okazo havigi al si legaĵojn en sia propra lingvo, ĉar malfacile akireblajn eksterlande. Dima bele pakis la librojn en tipe helbruna papero kaj ŝovis ĉion en plastan sakon kun la adreso kaj emblemo de sia vendejo.

En la trajno hejmen tamen, la virino endormiĝis legante la libron – ne ĉar ĝi estis malinteresa, sed pro la ritma ĉukĉuk-sono de la lokomotivo, la kdengkdeng-bruo de la radoj sur la reloj kaj la komforta seĝo en trankvila kupeo. Kiam la trajno alvenis en Frankfurto, kie ŝi devis ŝanĝi, ŝi ŝoke vekiĝis, rapide prenis siajn jakon, mansakon kaj valizon kaj hastis eksteren ... sen la libro. La trajno rapide poste pluveturis, kun la libro ankoraŭ en la dorspoŝo de la seĝo antaŭ ŝi. Foje iuj pasaĝeroj rigardis ĝin, iu eĉ trafoliumis ĝin, sed sen interesiĝo pro la „stranga lingvaĵo” kun ĝiaj strangaj haĉekoj kaj akcentoj. En la trajnremizo, purigisto kunportis la libron por meti ĝin ĉe la aliaj forgesitaĵoj. Neniu venis por peti ĝin, do oni portis ĝin kun aliaj libroj al proksima brokantejo por havi iom da kromenspezoj. Kaj tie ĝi denove atendis aĉetonton ... dum pluraj monatoj. Relative rapide ĉi-foje tamen, vojaĝanto prenis ĝin ... estis nur malmultaj kroataj libroj tie aĉeteblaj, kaj la vendisto konis siajn klientojn kaj atentigis ilin pri la nove alvenintaj libroj.

La koncerna viro komplete legis la libron; parte dum vojaĝo, la ceteron li hejme tralegis. Tiu ĉi viro, Vlado, loĝas apud Amsterdamo kaj havas amikinon, ankaŭ de kroata deveno, kiun li foje vizitas. Estis por ambaŭ ĉiam ege agrable ne nur povi paroli en la denaska lingvo, sed ankaŭ pri aferoj, kiuj koncernas la hejmlandon kaj kiujn aliaj ofte ne povas kompreni. Dum unu el siaj vizitoj, li donacis al ŝi la libron, kiun li aĉetis en Germanio, ĉar li sciis, ke ĝi plaĉos al ŝi. Kaj efektive: Mila tuj ŝategis ĝin, ĉar temis pri papilioj – nu, almenaŭ la titolo enhavis la vorton, do ŝi estis jam tre pozitiva pri ĝi kaj kontenta. De ĉiam ŝi amas papiliojn kaj intertempe kolektis multajn objektojn en sia hejmo kun tiu motivo.

Ŝi gaje malfermis la libron kaj ne povis ne rimarki la belan gluaĵon en ĝi: ekslibriso kun papilio sidanta sur malfermita libro ... kaj kiam ŝi legis la nomon super la bildo, ŝi preskaŭ svenis: Dima Perković. Dum 2-3 sekundoj ŝi ne spiris, kaj Vlado konfuzite ektimis pri ŝia sano. Tiam Mila larme ekrakontis al li pri sia amiko el junaĝo: „Ĵus antaŭ la milito ni estis najbaroj. Mi estis eble 15-jara knabino, kiu adoris sekvi papiliojn; Dima kutime sidis ekstere legante. Iun tagon ni kune sidis malantaŭe en la ĝardeno, babilante kiel ni ofte faris. Subite, sen ia signo, estiĝis silento, dum ni rigardis unu la alian, alproksimiĝis kaj donis mallongan kison. Ni longe restis tie, manon-en-mano ... sed tiun nokton eksplodis la milito, kaj mia familio fuĝis eksterlanden.”

Unu semajnon poste en Zagrebo.

„... mia patro estis forvokita por militservi, nia domo estis ruinigita, do ni loĝis ie en keloj, havis tre malmultajn manĝaĵojn kaj ĉiam la samajn, poste venis nutraĵpakaĵoj senditaj per usonaj aviadiloj, do ni manĝis el tio, sed panjo malsaniĝis, kaj mi devis iri al orfejo, kie mi poste aŭdis, ke nek panjo, nek paĉjo ĝisvivis. La tutan tempon, mi pensis pri vi, Mila, kaj nia unusola kiso. En la bunkroj en la mallumo, vi estis tie, kaj ankaŭ poste, ĉiam kiam mi vidis papilion, mi pensis pri vi!”
„Post la milito, mi provis trovi vin, mi multe serĉis ĉiufoje, kiam mi estis en Kroatio, sed neniu en la vilaĝo sciis, kien vi iris.”
„Jes, ankaŭ mi. Mi ne sciis, kien vi iris, kaj plie, mi estis sendita al alia familio, kiu adoptis min kaj ankaŭ ŝanĝis mian nomon.”

„Ha, tial mi ne trovis vin en la telefonlibro de Zagrebo!”
„Jes, kaj tial mi komencis fari ekslibrisojn kun mia vera nomo, kun papilio en la desegno, kiu reprezentu vin, kaj libro por mi. Mi aĉetadis librojn pri papilioj, engluis ekslibrison kaj denove vendis ilin, foje postlasis en trajno, eksterlande kaj tiel plu ... en la espero, ke ĝi atingos vin. Mi scias, ke estas tre idealisme kaj eble naive, sed tamen.”
„Ho Dima, sed kiel vi sukcesis daŭrigi tiel longe?”
„Ha, Mila, oni neniam forgesas sian unuan amon!”
„Ho, Dima, kara, kara Dima! Mi bedaŭras, pardonpetas, sed post kiam mi ne trovis vin – mi eĉ ne sciis, ĉu vi entute ankoraŭ vivas, kaj en tiu alia lando, kien oni portis min, kun ĝia tute alia vivmaniero, mi edziniĝis kaj havas infanon.”
„Pri tio ne zorgu, Mila. Mi estas sufiĉe matura por scii, ke tio povis okazi. Eĉ estis verŝajne. Mi ĝojegas, ke vi estas viva kaj feliĉa! La nescio por mi estis pli terura ol iu ajn novaĵo, kiom ajn malbona. Nun mi estas liberigita kaj povas daŭrigi mian vivon.”

Kiam je tagmezo la kanono de la turo Lotrščak pafis, kiel ĝi ĉiutage ekzakte je la 12a horo faras, Dima fermis sian vendejon kaj promenis kun Mila manon-en-mano al restoracieto por tagmanĝi, kiel unufoje ĉiujare ekde tiam. Post la forpaso de sia nederlanda edzo, Mila reiris al Kroatio kaj ekloĝis kun Dima. La lastajn jarojn de sia vivo ili tute agrable pasigis kune.

Lode VAN DE VELDE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Turmentoj

Ne. Mi neniel povas kompreni, kiel tio okazis. Mi estas jam ne juna, tute ne malsaĝa viro, sed enamiĝis kiel infano. Neniel mi povis pensi, ke ordinara inklino rigardi al ŝi povas poiomete kreskante atingi tiun profundan senton.

Ŝi estas proksimume duoble pli juna ol mi, aŭ inverse, kio estas tute la sama, mi estas duoble pli aĝa. Ni laboras en la sama oficejo, sed mi en la tria etaĝo, kaj ŝi en la dua, en diversaj fakoj, kaj tute malofte ni kunpuŝiĝas en koridoroj dum niaj labortagoj. Multe pli daŭre ni vidas unu la alian dum ne tiom oftaj komunaj kunvenoj, bezonataj fakte nur de niaj ĉefoj por eventuale „meti birdeton”, ke tiuj okazis. Fakte ankaŭ la esprimo „ni vidas unu la alian” estas la erara. Mi ja rigardas kaj vidas ŝin, sed ŝi eble eĉ ne atentas, ke mi rigardas al ŝi, ke mi entute ekzistas.

Ja ĝuste dum tiuj kunvenoj mi kutimis rigardi al ŝi. Nia oficejo estas ne multhoma; en ĝi laboras eble kvindeko da oficistoj. Se kompari kvаnton de viroj kaj inoj, virinoj iom pli multas, kiel en preskaŭ ĉiuj similaj projektaj entreprenejoj.

Vizitinte la unuan kunvenon post mia dungiĝo, mi ĉirkaŭrigardis ties partoprenantojn. Duono el ili estis aŭ jam emeritoj, aŭ proksimis al tiu aĝo. Ankaŭ la aliaj ne aspektis junaj. Nur kelkaj ĉeestantoj estis „freŝe bakitaj specialistoj” ĵus aŭ antaŭ nelonge finintaj iun superlernejon.

Mi eksidis pli proksime al lastaj vicoj de la halo, de kie preskaŭ ĉiuj estis bone vidataj de mi, kiel oni diras „dorse”. Ŝi kutimis sidi flanke de meza vico, kaj mi facile povis observi ŝin, sen ke ŝi tion vidu.

Kiom aĝa ŝi estas? Laŭ ŝia aspekto mi supozas proksimume 23 ĝis 26. Ĉiam nete vestite en belaj vestaĵoj, ĉarma hararanĝo, ŝi konstante dum tiuj kunvenoj estis leganta iujn librojn. Evidente, la legado estis ŝia ŝatokupo. De malproksimo mi ne povis vidi kiukarakterajn librojn ŝi havis por la legado, ĉu tio estis ordinaraj detektivoj, ĉu ia serioza literaturo. Ankaŭ mi ŝatis esti kun ia libro dum tiuj kunvenoj, sed plene ne atenti la parolojn de niaj ĉefoj mi ne emis. Kial mi atentis ĝuste ŝin? Ja estis ankaŭ aliaj virinoj. Sed laŭ mia opinio pli bela ol ŝi estis neniu.

Pasis kelkaj monatoj, kaj tiu mia nevola kutimo rigardi al ŝi iĝis kvazaŭ vera kutimo, sen kiu mi jam ne plu povis esti. Eĉ dum iu kunveno, kiam ŝi pro iu kaŭzo forestis, mi sentis min jam iom nekonvene. Kaj jam tiam mi komprenis, ke mi vane permesis al mi tiun kutimon. Mi komencis rimarki, ke ne nur dum tiuj niaj kunvenoj mi pensis pri ŝi, sed ankaŭ dum laboro kaj eĉ hejme. Tio estis jam tro. Kion mi pensis, pri kio revis? Ja povis okazi nenio. Jam pro la aĝdiferenco. Mi plej verŝajne ne povus eĉ fari veran konatiĝon, ne povus trovi komencajn vortojn, komencajn frazojn bezonatajn por la konatiĝo. Eble mi sen praktiko jam forgesis, kiel oni tion faras. Kion mi povus al ŝi proponi? Al mi tute ne plaĉis aktualaj versioj de la konatiĝo.
- Ĉu ne ŝatus vi kaftrinki kun mi hodiaŭ vespere?
- Ĉu vi hodiaŭ liberas por kune vespermanĝi?
- Ĉu ne emas vi hodiaŭ vespere promeni kun mi tra la parko?
Aŭ io simila. Fakte ĉiuj ĉi versioj estas tute normalaj. Sed por iun el ili efektivigi necesus komence ekhavi pli proksiman kontakton en la oficejo. Kaj krome. Se hazarde la cirkonstanco proksimigus min al simila propono, mi absolute ne estas certa, ke la respondo estus pozitiva. Simple reeĥe mi povus ekaŭdi:
„Pardonu, sed hodiaŭ mi estas ege okupita. Mia filo (filino) nun iom malsanas”, tio estus verŝajne la plej mola rifuzo.
„Mia edzo neniam permesas vespermanĝi kun nekonataj aŭ malbone konataj viroj”, tiu rifuzo aldone montrus, ke ŝi ne estas libera.
Ŝi povus ankaŭ perrigarde respondi negative, alivorte rigardi al mi tiel, kvazaŭ ŝi dirus, „Onklo, pri kio vi pensas? Rigardu al vi, kaj komparu vin kun mi.” Kaj mi ĉiam timis ricevi negativan respondon al mia propono.
Ankaŭ la alia vario. Se hazarde al mia propono ŝi respondus pozitive, ĉu mi scius, kiel nun junularo kondutas dum similaj rendevuoj? Eble, ĉio okazas tute malsame kompare kun similaj momentoj antaŭ dekoj da jaroj.

Do, kion mi faru? Ĉu mi petu ies konsilojn? Aŭ restas nur lasi ĉion samstate. Kaj daŭrigi observi ŝin de-flanke, daŭrigi turmentiĝi.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Placo Skandal-erbeg

La ĉefa placo, nomata placo Skanderbeg, en la albana ĉefurbo Tirano, estis rekonstruita en 1986. Ekde tiam la placo pro neglekto kadukiĝas. Ekzemple, ĉe la fasado de la Palaco de Kulturo kaj eĉ en ĝi, la marmoro detruita dum protestoj en 1991, kiam oni faligis la statuon de la diktatoro Enver Hoxha [hodĵa], ankoraŭ ne estas riparita.

Antaŭ tri jaroj la urbodomo en Tirano ricevis tri milionojn da usonaj dolaroj el Kuvajto por restaŭri la placon. La laboro ankoraŭ ne komenciĝis. Pro tio la landa registaro forte kritikis la lokan socialistan urbestraron, kiu siavice akuzis la registaron, ke tiu ne finance helpis okaze de konstruado de ringpasejo ĉirkaŭ la placo.

Cetere daŭras kvereloj pri nova plano por la centro de Tirano. La urbodomo antaŭvidas altajn, ĉielskrapantajn konstruaĵojn, dum la civitanoj ankoraŭ suferas pro la malbona stato de sia ĉefa placo kaj pro manko de spaco kaj por trafiko kaj por ripozo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉefa lingvo

En MONATO 2010/4, p. 15-17, Jean Pierre VandenDaele mencias la satelite kapteblajn radio- kaj televid-staciojn. Li bone mencias dekojn da ili, sed strange, li tute ne mencias tiujn albanlingvajn, kiuj kovras jam teritorion kaj loĝantaron (almenaŭ sepmilionan), ne malpli ol tiu de la ceteraj balkanaj landoj. Temas pri pluraj tutlandaj kanaloj kiel TOP Channel, KLAN, VIZION PLUS, RTSH, en Albanio; RTK, RT21, KLAN KOSOVA en Kosovo; ALSAT en Makedonio kc. Ĉu li ankoraŭ ne scias, ke la albana estas unu el la kvin ĉefaj lingvoj de la malnova kontinento?

Bardhyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ponto per tunelo subfosita

Antverpeno estas unu el la gravaj havenurboj en Eŭropo. Krome ĝi situas ĉe nodopunkto de transport-linioj tra Belgio de kaj al Francio, Nederlando, Germanio kaj Luksemburgo.

Jam antaŭ 30 jaroj oni pensis pri la minaco de trafik-ŝtopiĝo. Intertempe la problemo akutas. En 2003 la flandra registaro starigis instancon BAM, kiu neŭtrale kaj objektive, sen politika lobiado, pristudu solvojn.

Tamen la situacio en Antverpeno estas duoble kompleksa. Unuflanke la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas tre dense loĝata. Aliflanke la haveno, kiu tuŝas grandajn loĝkvartalojn, estu maksimume atingebla.

Okulfrapa

En 2008 BAM diskonigis siajn planojn. La ĉefa, okulfrapa parto kombinis novan tunelon sub la rivero Skeldo kun aldona dunivela ponto, du kilometrojn longa, super loĝkvartaloj kaj haveno, por norde kompletigi ring-ŝoseon.

Baldaŭ aŭdiĝis protestoj. Pli gravis, tamen, agadgrupo, kiu mobilizis malkontentajn civitanojn, kiuj evidente ne ŝatas konstruaĵon tian super siaj tegmentoj.

Ankoraŭ pli surpriza estas la fakto, ke plimultiĝis la grupoj – civitanoj, industriistoj, transportistoj –, kiuj sukcesis en minimuma tempo prezenti alternativojn kaj subfosi la argumentojn, kiujn BAM kolektis post kvin jaroj da multekostaj studoj.

Viglaj

La viglaj diskutoj, evidente ankaŭ inter politikistoj de opoziciaj partioj, kondukis al popolkonsultado. Strangas, ke la publiko devus solvi tiun kompleksegan problemon. Rezulte: kondamnis la ponton 60 % de la respondintoj.

Kvankam popolkonsultado ne devigas la registaron (kontraŭe al referendumo), ĝi tamen lanĉis studon pri aliaj ebloj. Do daŭris internaj politikaj diskutoj.

Sekura

Fine la registaraj partioj prezentis duoblan solvon. Oni provizore decidis, ke tunelo anstataŭos la ponton, kondiĉe ke la eŭrop-unia instanco pri tuneloj deklaros ĝin sekura. Cetere ĝi ne kostu pli kaj ne necesu pli da tempo por ĝin realigi. Tiel gloris la urbestro Patrick Janssens [patrik jansens], kiu ludis ĉefan rolon en decido pri tunelo.

Se tiuj ĉi kondiĉoj ne plenumiĝos ĝis la somero, oni tamen konstruos la ponton. Por la infrastrukturo en kaj ĉirkaŭ la urbo oni antaŭvidas kvin miliardojn da eŭroj ĝis 2020. Ankoraŭ solvendas, kiamaniere la flandra registaro, kiu devos efektivigi ŝparojn en siaj buĝetoj, trovos tiun sumon.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konfliktas kredoj, mortas miloj

Mortigitaj estas centoj da senkulpaj niĝerianoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, pro konfliktoj religiaj. Aparte trafita, kaj ne la unuan fojon, estas la norda niĝeria regiono Plateau.

Jam en 1999, kaj ankaŭ en 2001, batalis kristanoj kaj islamaj ĝihadistoj. Pereis miloj da homoj kaj estas bruligitaj preĝejoj kaj aliaj sanktejoj. La tiama prezidanto de Niĝerio, Olusegun Obasanjo, deklaris krizon kaj laŭ la konstitucio forigis por ses monatoj la demokratie elektitan ŝtatestron Joshua Dariye.

La ĉi-jara konflikto aparte brutalis. Meznokte alvenis al la vilaĝo Doho Haran atakantoj, kiuj mortigis dormantojn kaj bruligis domojn. La regiona estro de Plateau, Jonah David Jang, mem kristano, informis, ke la armeo, gvidata de islamano, ne protektis la vilaĝon, malgraŭ raportoj pri planata atako.

Fremduloj

Poste Jang kulpigis la najbaran regionon Bauchi kaj Fulan-islamanojn pri la murdoj. Fulanoj loĝantaj en precipe kristana Plateau ne rajtas kandidatiĝi dum lokaj elektoj kaj la kristanoj taksas ilin fremduloj. Tial la kristanoj nun iĝas viktimoj ne nur en norda Niĝerio.

La religia krizo akiris afrikan dimension. La libia ŝtatestro Muammar Gaddafi diris, ke, por atingi pacon en Niĝerio, la lando estu dividita inter kristana sudo kaj islama nordo. Kolere reagis la niĝeria registaro, ordonante, ke la libia ambasadoro hejmen reiru.

Tamen amaskomunikiloj en Niĝerio montras diversajn opiniojn pri la konsilo de Gaddafi. Kelkaj kritikas la libian ŝtatestron, nomante lin teroristo. Aliaj kredas, ke ja solviĝos la religiaj problemoj, se estus dividita Niĝerio laŭ religiaj aŭ etnaj principoj.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gvatas Granda Frato

Kiam partoprenanto en la albana versio de la televida programo „Granda Frato” malkaŝis sian samseksemon, montriĝis la tradicia publika opinio albana. La sekvan tagon en lia romkatolika naskiĝurbo Lezhë [leĵe], manifestaciis 400 gejunuloj kontraŭ la samlokano, kiu „detruis” la bonan impreson pri sia komunumo.

Aliflanke defendis la sinjoron ne nur homrajtaj neregistaraj organizaĵoj, sed ankaŭ la ambasadoroj de Usono, Germanio kaj Nederlando. Lastjare la albana registaro, kadre de la kondiĉoj por eniri Eŭropan Union, aprobis leĝon por protekti samseksemulojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elektoj pli fruaj

Post la morto de la pola prezidanto Lech Kaczyński en aviadila katastrofo, en kiu pereis entute 96 homoj, inkluzive de politikaj kaj kulturaj altranguloj, sekvos monatoj da necerteco.

La prezidantan rolon transprenis la ĉefmarŝalo de la parlamento, Bronisław Komorowski, jam prezidant-kandidato de sia partio PO (Civitana Platformo) en balotoj origine okazigotaj en oktobro. Tamen pro la politika situacio la balotoj okazos pli frue.

Ĝemela frato

Ne eblas diri, kiu venkos. Krom Komorowski prezentos sin kandidato de la dekstra partio PIS (Juro kaj Justeco), al kiu apartenis Lech Kaczyński. Nepras nun, ke PIS rapide trovu novan kandidaton. Verŝajne tiu estos la ĝemela frato de la pereinta prezidanto. Iama ministro de justico, Zbigniew Ziobro, ege konservativa, malpli verŝajnas kiel kandidato.

La maldekstra flanko ne havas multajn ŝancojn. Ĝi malpli popularas kaj ĝia ĉefkandidato ĵus pereis. Aktuale la plej populara kandidato estas Komorowski, sed potenca restas PIS. Ĝi parolas pri la devo esti „patriota”, kvazaŭ nur dekstremuloj estus tiaj. Cetere ĝi volas „plenumi la vojon kaj celojn” de la ĵus mortinta prezidanto.

Anna SKUDLARSKA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna Skudlarska el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Europeana: de Rejno al Danubo

La retpaĝo www.europeana.eu baldaŭ iĝu nepra startpunkto por ĉiuj, kiuj serĉas kulturan objekton en Eŭropa Unio (EU). Ĝia antaŭulo (ĝis 2009) estis EDL (Eŭropa Diĝita Librejo).

Baza versio de Europeana estis lanĉita fine de 2008. En 2010 kaj 2011 venos du novaj versioj, pli kapablaj kaj pli riĉaj je enhavoj. La projekto estas forte subtenata de EU kaj de Nederlando, kies Reĝa Biblioteko administras la tuton.

Kvankam la kolapso de la komputila sistemo tuj post la lanĉo (MONATO, 2009/03, 14-15) ŝajnis montri la kontraŭon, la respondeculoj opinias, ke Europeana ne estas sufiĉe konata. Efektive, simpla ronddemandado konfirmas tion.

Bibliotekoj

La meza eŭropano nenion scias pri ĝi, kaj eĉ fakuloj, ekzemple bibliotekistoj, bezonas iom da pensado por rememori, ke ili iam ion aŭdis pri Europeana. Surbaze de enketo, oni nun difinis celgrupon de 19-35-jaruloj: junaj personoj, kiuj ankoraŭ dum jardekoj aktivos kaj tial ricevos prioritatan atenton.

La nuna versio (fakte ankoraŭ testversio) de la serĉilo havas la simplan nomon „v1.0”. La du postaj versioj ricevos la nomojn de eŭropaj riveroj: en la aŭtuno de 2010 lanĉiĝos pli kapabla versio „Rejno”, kaj en 2011 la (provizore) definitiva versio „Danubo”.

Ciferecaj eroj

En „Rejno” estos propono de minimume 10 milionoj da ciferecaj eroj disponigitaj de ĉirkaŭ 200 kunlaborantaj bibliotekoj, arĥivoj, universitatoj ktp. Eblos pli bona konsultado per porteblaj komunikiloj. Aliaj novigoj estos precipe teknikaj, nevideblaj por la uzanto sed gravaj por la liverantoj de la informoj.

La postuloj por la versio „Danubo” nun estas publikigitaj. Oni antaŭvidas, ke estonte ankaŭ la uzanto kapablos kontribui al la enhavo. Plej grava celo tamen restas la plurobligo de la serĉeblaj eroj, ĉar la nuna ducento da instancoj estas nur eta frakcio de la tuto, kiu teorie povus disponigi enhavon.

Fine de marto 2010 okazis konferenco, dum kiu Europeana-uzantoj povis libere esprimi siajn dezirojn por la estonteco, ne demandante sin, ĉu ĉio teknike kaj finance realigeblas. Inter la petoj estis interalie aliro al datumbazoj, kultura kalendaro kaj kreo de virtuala komunumo, komparebla al FacebookIpernity.

Geografia referenco

Interesa estis la ideo aldoni al la objektoj ankaŭ geografian referencon. Antaŭ jardeko tio estis neimagebla. Tamen nun preskaŭ ĉiu ajn per navigilo aŭ Google Earth kapablas facile eltrovi, ke la eldonejo de MONATO troviĝas je 51°12'48" norda latitudo kaj 4°24'34" orienta longitudo.

Kial ne indiki tion ankaŭ por pentraĵo, kies kopio estas montrata per Europeana? Unuavide estas simpla afero, sed post pripensado sufiĉe komplika. Ĉu indiki la referencon de la loko, kie staris la pentristo aŭ de la pejzaĝo, kiun tiu pentris? Aŭ ĉu estu la referenco de la muzeo, kie la pentraĵo nun troviĝas?

Evidente estu antaŭvidataj lokoj por pluraj referencoj, kaj la tuto estu zorge difinita. Ne eblos tuj plenumi la deziron, sed certe tio iam okazos.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Merkato dampita

La Muzikfoiro Frankfurto, indikilo kaj instigilo de la monda muzikmerkato, tutmonde la plej granda en tiu ĉi komerca branĉo, ankaŭ en 2010 altiris inter la 24a ĝis la 27a de marto grandan nombron de ekspoziciantoj, klientoj kaj muzik-entuziasmuloj.

Kvankam la financa krizo en la lasta jaro reduktis je 25 % la mondan produktadon de instrumentoj, kaj je 30 % la komercadon de instrumentoj al la plej granda merkato Usono, la nombro de ekspoziciantoj (1500, el kiuj du trionoj el eksterlando) kaj klientoj aŭ vizitantoj (ĉ. 80 000) restis konstanta.

Ciferecaj aparatoj

Iom malagrable sentiĝis la malĉeesto de pluraj tradiciaj entreprenoj, kaj malgrandaj kaj gvidaj, ekzemple en la branĉoj altkvalitaj elektronikaj orgenoj kaj klasikaj muzikeldonejoj. Aliflanke bonstate montriĝis la merkato de diĝitaj aparatoj kaj akcesoraĵoj, aparte prezentataj en paralela foiro Prolight + Sound (Lumo + Sono), kiu ŝrumpigis, tamen ne katastrofe, permuzikajn enspezojn en 2009.

Kelkaj problemoj en tiu ĉi merkato ŝuldiĝas ne al la nuna ekonomia situacio sed al natura transformiĝo: konkurenco de aziaj ŝtatoj, reduktiĝo de la aĉetado de paperaj muziknotoj kaj fizikaj sonkonservoj, malpliiĝo de ŝtataj kaj aliaj subvencioj, ĝenerala diĝitigo de la muziko kaj ties disvastigado. Sed laŭ la foiraj organizantoj kaj la gvidaj komercantoj la nuna situacio enhavas ŝancojn kaj rajtigas al optimismo, almenaŭ je stabileco.

Specialaj konoj

La esperon pravigas la strukturo de la muzikmerkato. Ĝin ne dominas netravideblaj internaciaj entreprenoj, avidaj je rapida rentumo, sed malgrandaj unuoj, ofte familiaj kun longa tradicio, kiuj povas rapide, adaptiĝeme kaj novige reagi al merkataj bezonoj, aŭ kiuj disponas pri specialaj konoj kaj varoj nemalhaveblaj.

Krom kelkaj gigantoj, ankaŭ la elektronika merkato disponas pri multaj etaj firmaoj kun specifaj interesoj. Ĝenerale la muzikbranĉo, ja ne senpere apartenanta al la tujaj vivbezonoj, tamen unualoke servas al la spirita kaj la distra ĉirkaŭaĵo de la homo, do certe senfine ŝanĝiĝos, sed neniam pereos.

Komfortigaj helpiloj

La plej grava celo de la Muzikfoiro Frankfurto estas memkompreneble la komercado de la plej diversaj muzikproduktaĵoj kiel instrumentoj, muziknotoj, komfortigaj helpiloj, aparatoj por sona kaj luma prezentado, akcesoraĵoj, laboriloj, gazetoj, koncertoj, muzikeventoj ktp.

Samtempe ekestas aŭ plifortiĝas komercaj kontaktoj por postaj komunaj aranĝoj. Ĝi ebligas komparojn kaj fierajn memprezentojn, tiel allogante novajn klientojn. Al instrumentistoj la foiro permesas provludojn de la 30 000 muzikinstrumentoj kaj rektajn aĉetojn, same mendojn; al profesiaj muzikistoj kaj amatoroj unuafojan renkontiĝon kun novaj muzikaĵoj, eldonaĵoj kaj produktaĵoj. Foje firmaoj aŭ regionoj vidigas surloke la altan staton de siaj ofte treege specialigitaj metiistoj.

Fakaj prelegoj

Dum la ekspoziciaj tagoj okazis 700 akustikaj prezentaĵoj en la standegoj kaj budoj mem kaj 300 altkvalitaj koncertoj el ĉiuj ĝenroj en diversaj salonoj, tendoj kaj haloj. Proponiĝis abunde fakaj prelegoj pri la muzikrilataj merkato, pedagogio, sociologio, politiko, kulturo, ktp.

Nelaste diversaj organizaĵoj disdonis premiojn kiel la prestiĝajn „Frankfurta muzikpremio”, „Pianisto de la jaro”, „Germana muzikinstrumenta premio”, „Plej bela muzikeldonaĵo de la jaro”, kaj plurajn aliajn. Eĉ sen aĉeto la foiro tiel fariĝas festo por la vizitantoj pro la preskaŭ kompleta prezentiĝo de la monda muziko en unu loka kaj tempa tuto.

Al la publiko ankaŭ venontjare post la pli trankvilaj komercaj horoj la muzikfoiro malfermos siajn pordojn dum la lasta tago por bunta aŭd-vida spektaklo. La enirprezo entenas aliron al koncertoj kaj bus-transporton el urboranda parkumejo al la urbocentra ekspoziciejo. Aŭtoŝildoj el preskaŭ la tuta Eŭropo indikas, ke valoras tiu ĉi tuttaga frankfurta trempiĝo en la mondon de muziko.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Intervjue pri la grafo de Monte-Kristo

La franca romanverkisto Alexandre Dumas (1802-1870) estas konata ne nur en Francio; liaj romanoj estas tradukitaj en ĉiujn eŭropajn kaj multajn aliajn lingvojn. Mi opinias, ke mi ne troigos, dirante, ke liaj ĉefaj verkoj – La Tri Muskedistoj (1844) kun du sekvoj : Dudek jarojn poste (1845) kaj La Vicgrafo de Bragelonne (1850), Reĝino Margot, La Grafo de Monte-Kristo (1844-1845) – estas inter la plej legataj libroj en la mondo. Kaj eĉ se vi ne legis ilin, vi certe vidis la filmojn, adaptitajn laŭ tiuj libroj – ne nur francajn, sed ankaŭ rusajn, italajn, usonajn, ...

Mi tenas en la manoj la ĵus aperintan libron de Alexandre Dumas La Grafo de Monte-Kristo, kiun esperantigis la franca fakulo pri lingvoj Daniel Moirand. La traduko estas altnivela: la teksto de Dumas estas tre fidele tradukita – kaj samtempe vi tute ne havas la impreson, ke temas pri traduko; la romano estas facile legebla, ĉar verkita en bonega Esperanto.

Daniel Moirand, nun emerito, profesia lingvisto, studis plurajn lingvojn: la anglan, hispanan, turkan, eĉ mongolan; diplomita pri la rusa, hungara, araba, ... Dum multaj jaroj li instruis la rusan lingvon. Li estas aŭtoro de originala esperantlingva krimromano, Murdo en Esperantujo (1988, FEL), kaj lernolibro, Materialoj pri la nuna uzado de la Akuzativo en Esperanto (1990, FEL). Li tradukis en Esperanton la grandegan verkon de Marko Polo La libro de mirindaĵoj (2001, UEA), kaj jen aperis lia traduko de La Grafo de Monte-Kristo (2010, FEL). Nun li finpoluras sian tradukon de 1001 noktoj laŭ la traduko de Antoine Galland.

Mi petis Danielon Moirand respondi kelkajn demandojn.

– Kiam vi esperantistiĝis?

– Kiam mi estis 40-jara. Mi volis scii, ĉu artefarita lingvo povas vere funkcii. Mi studis Esperanton en la lingva fakultato de Provenca Universitato, kie ĝin instruis Michel Duc Goninaz.

– Kiom da tempo vi bezonis por vere bone ekposedi Esperanton?

– Mi bezonis tri jarojn. Sed dum tiuj tri jaroj mi tre multe laboris pri la lingvo. Eblas diri, ke mi trapasis tri etapojn: la unuan jaron mi studis la bazojn de la lingvo; la duan jaron mi multe legis por pliriĉigi mian vortostokon; la trian jaron venis la parolkapablo, libera interkomunikado. La regula legado de esperantaj originalaj verkoj donis al mi grandan vortoprovizon. Certe, al mi multe helpis mia antaŭa lingvistika sperto.

– Mi scias, ke vi multe okupiĝis pri la verkaro de Alexandre Dumas. Tamen en Francio oni ofte konsideras Dumas iomete kiel duagradan verkiston ...

– Mi opinias, ke li estas vere grava verkisto. Oni ne sufiĉe agnoskas lian verkaron en Francio, verŝajne, pro tio, ke li ofte pli-malpli libere pritraktas historiajn eventojn kaj personojn. Sed se multaj eksterlandanoj konas Ludovikon la 13an, Ludovikon la 14an, la kardinalojn Richelieu kaj Mazarini, la reĝinon Margot kaj ŝiajn proksimulojn, la militon inter katolikoj kaj hugenotoj – tio okazas danke al la libroj de Dumas. Dumas neniam pretendis skribi historiajn verkojn: li verkis romanojn. Krome, Dumas verkas en belega franca lingvo. Li uzas altkvalitan literaturan lingvon. Se vi vere volas pasiigi vian infanon pri legado, donu al li librojn de Dumas!

– Kial vi elektis La Grafo de Monte-Kristo?

– Mi retrovis miajn junajn emociojn. Deksesjara, mi tralegis La Grafo ..., kiu forte impresis min, kaj post preskaŭ 50 jaroj mi decidis traduki la libron en Esperanton. Dumas verkis multajn belajn romanojn, sed La Grafo ... estas la plej elstara; neniu alia libro valoras ĝin. Ĉi tie oni trovas la plej interesajn karakterojn, la plej altajn filozofiajn ideojn ... Vi povas relegi ĝin plurfoje, kaj ĉiam vi malkovros ion novan.

– Kiujn ĉefajn problemojn kaj malfacilaĵojn vi renkontis, tradukante La Grafo ... ?

– La ĉefa malfacilaĵo – la epoko: la ĉefaj eventoj de la romano okazas en la jaro 1844. De tiam ĉio ŝanĝiĝis: Francio, la vivmaniero, la homoj, la lingvo ... Necesas vere mergi sin en la epokon por bone kompreni la situacion, la karakterojn, la agojn de personoj. Krom tio, dum 160 jaroj multaj aĵoj, nocioj, institucioj malaperis. Mi laboris per malnovaj vortaroj por trovi la ĝustan sencon de malaperintaj vortoj kaj nocioj.

– En la fino de ĉiu ĉapitro vi klarigas francajn tiamajn realaĵojn – tiuj klarigoj estas rezulto de grandega laboro, eble, same granda, kiel la tradukado!

– Certe, mi devis vere pliprofundigi kelkajn temojn. Sed necesas konsideri, ke la esperanta traduko estas ne nur por la francoj – ili ja povas legi la libron en la originala versio! – sed ankaŭ por la internacia publiko. Por ili multaj francaj realaĵoj signifas nenion. Mi esperas, ke tiuj klarigoj ebligos al esperantistoj de diversaj kontinentoj pli profunde kompreni kaj pli bone pritaksi la plej grandan verkon de Alexandre Dumas.

Nina KORĴENEVSKAJA
Alexandre Dumas: La Grafo de Monte-Kristo. Tr. Daniel Moirand. Eld. FEL, Antverpeno, 2010. 1184 paĝoj. Du volumoj. Ilustrita. ISBN 978 90 77066 43 0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nina Korĵenevskaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Venĝo

Kiam meze de aprilo erupciis la islanda vulkano Eyjafjallajökull kaj produktis gigantan cindronubon, islandanoj diris al si mem: „Nun ni povas venĝi kaj puni la kapitalistojn, kiuj pelis nian landeton preskaŭ en financan bankroton!” Kaj ĉiuj islandanoj kolektiĝis ĉirkaŭ la vulkano kaj plenpulme blovis la cindronubon en direkto al la eŭropa kontinento. Sekve dum pluraj tagoj ĉiuj avioj povis nek starti, nek alteriĝi kaj devis paŭzi en flughavenoj. La cindronubo haltigis la tutan avitrafikon en Eŭropo, tiel ke la kompatinda germana kanceliero Angela Merkel ne povis rekte hejmenveni el Usono; ŝi devis tranokti en Lisbono kaj surtere veturi al Berlino.

Similan situacion ni havis nur post la atenco de islamanaj teroristoj la 11an de septembro 2001, kiam Usono malpermesis ĉiujn flugojn, ĉar oni timis, ke teroristoj povas kraŝigi pliajn aviojn. Sed nun la naturo haltigis la avitrafikon. Por mi tio estis plia pruvo por mia delonga aserto, ke avioj ne kapablas flugi. Se ili povus flugi, ili devus havi flugilojn, kiel birdoj, abeloj kaj muŝoj. Ilin tute ne ĝenis la cindronubo, ĉar ili povas movi sin mem tra la aero. Kontraste, avio „flugas” nur kiel ĵetita ŝtono aŭ pafita kanonkuglo: pelas kaj ŝovas ĝin ne la rigidaj aloj, sed turbino, kiu ellasas kun granda rapido gason el malantaŭo. Tiaj avioj ne povas flugi tra cindronubo, ĉar la cindropartikloj ŝtopas la turbinojn, tiel ke mankas oksigeno necesa por bruligi la gason.

Miloj da pasaĝeroj do draste spertis la pruvon, ke jetavioj nur ŝajne flugas. Ekde Ikaro la homo vane provis imiti la naturon kaj flugi propraforte, kiel birdoj kaj aliaj vivaj estaĵoj. Nun la naturo ankaŭ ĉi-terene montris al la homo, ke fojfoje ĝi estas pli forta, ol li. Cetere dio diris al Noa kaj lia familio post la diluvo: „Kaj vi fruktu kaj multiĝu, moviĝadu sur la tero kaj multiĝu sur ĝi” (Genezo 9:7). Li ne diris, ke ni moviĝu en la aero. Ĉu do eble tamen venĝis ne islandanoj, sed dio, kiu sendis la cindronubon por memorigi la homon pri la malpermeso moviĝadi en la aero?

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Maljusta justico

La 3an de februaro 2003 ĝendarmoj sigelis la enirejon de la ĵurnalo Euskaldunon Egunkaria [eŭskáldunón egúnkarjá]. Juan [ĥŭan] del Olmo, juĝisto de la Nacia Kortumo, zorganta pri terorismo kaj aliaj elstare gravaj krimoj, estis ordoninta la fermon de la tiam sola ĵurnalo plene en la eŭska lingvo kaj la senkomunikan areston de dek el ĝiaj laboristoj surbaze de la kontraŭterorisma leĝo pro supozata kompliceco kun la armita sendependisma grupo ETA („Euskadi ta Askatasuna” [eŭskadi táskatásuná]).

Konsterne li bazis sian sintenon sur malnovaj dokumentoj, per kiuj kvin jarojn antaŭe Baltasar Garzón [baltasár garsón], enketa juĝisto de la sama kortumo, estis ferminta alian eŭskan ĵurnalon, Egin [egínj]. En la postaj monatoj sekvis pliaj arestoj de suspektatoj.

Polico

Sep jarojn poste, la 12an de aprilo 2010, tri juĝistoj de la Nacia Kortumo verdiktis la absolvon de la kvin ankoraŭ procesataj estroj, kaj deklaris, ke la akuzo estas senbaza, ke la polico misesploris ĝin, kaj ke la fermo de ĵurnalo kontraŭas la konstituciajn garantiojn pri esprim-libereco.

Sekve de la fermo, la ĵurnalo malaperis, ĝiajn posedaĵojn disvendis tribunalaj administristoj, 150 laboristoj restis senlaboraj kaj la eŭsklingvanoj devis atendi la starigon de nova ĵurnalo, Berria [bériá]. Tiu ĉi fakte aperis kelkajn monatojn poste, plejmulte surbaze de la sama skipo, danke al ondo de solidareco kaj al la engaĝiĝo de la laboristoj en la projekto, kio permesis kunigi la minimume necesajn financajn rimedojn.

Protestoj

Aliflanke, la en- kaj eksterlandaj protestoj kontraŭ la fermo de la ĵurnalo estis ne atentataj, kaj eĉ la tiama ministro pri internaj aferoj, de la konservativa Popola Partio, asertis, ke „per la arestoj estas pruvita la rilato inter la ĵurnalo kaj ETA”, kiel MONATO informis en aprilo 2003.

Tamen la verdikto de la Nacia Kortumo asertas tute malsamajn aferojn. Ĝi taksas la akuzon eĉ „nekomprenebla”. Ĝia teksto diras, ke „la akuzantoj ne pruvis, ke la procesatoj havas la plej malgrandan rilaton kun ETA” kaj aldonas: „Krom tio, oni ankaŭ ne konfirmis rekte aŭ malrekte, ke la ĵurnalo Euskaldunon Egunkaria defendis la sintenojn de la terorisma bando, publikigis unu solan artikolon favoran al terorismo aŭ de la teroristoj, aŭ ke ĝia ideologia sinteno havis difinitan politikan kliniĝon; ĉi-lasta afero, cetere, ne estus delikta”.

Kritikoj

La kritikoj de la verdikto kontraŭ la enketa juĝisto estas ne malpli drastaj en tio, kio koncernas la fermon de la ĵurnalo: „La provizora fermo de Euskaldunon Egunkaria, la sola ĵurnalo, kiu ekzistis en la eŭska lingvo, ne havis rektan konstitucian rajtigon nek specifan kaj eksplicitan leĝan normon permesantan ĝin”.

Ĝi eĉ konsideras, ke la tuta proceso devenas el persekutemo kontraŭ la eŭskaj lingvo kaj kulturo: „La mallarĝa kaj erara starpunkto, ke ĉion en rilato kun la eŭska kaj la kulturo en tiu ĉi lingvo ETA nepre instigas aŭ kontrolas, kondukas en la kriminala proceso al mistakso de la datumoj kaj faktoj kaj al senbazeco de la imputado”.

Kulmino

La verdikto, do, konsideras la enketon fuŝa kaŭze de antaŭjuĝoj. Tamen la profesoro pri kriminala juro de la Madrida Aŭtonoma Universitato, Manuel Cancio [manŭél kansjo], opinias, ke ne temis nur pri justica eraro, sed pri „la kulmino de krima antaŭplanita politiko celanta konfuzi tion, kio estas idea apogo, kun tio, kio estas apogi terorisman organizaĵon. Ne okazis nur, ke la enketa juĝisto misagis, kion mi ne diskutas, sed tio estas konsekvenco de ĝenerala agado pere de nova interpreto de jurisprudenco en la lastaj 15 jaroj, kiu kondukis nin ĉi tien”.

La verdikto estas mult-aspekte skua por la hispana justico, sed unu el ĝiaj esencaj punktoj estas ĝia pritrakto de la denuncoj de la akuzitoj pri torturoj fare de la polico. „La verdikto ne asertas, ke la akuzitoj estis torturitaj, ĉar ĝi ne povas tion fari”, klarigas la ĉefa hispana ĵurnalo, la progresisma El País.

Kuracistoj

Tamen la verdikto memorigas, ke la akuzitoj detale priskribis torturojn dum la proceso kaj pli frue antaŭ la enketa juĝisto, kaj ke la agoj priskribitaj de la procesatoj „akordas kun tio, esprimita en la informoj de la juraj kuracistoj post ilia esplorado en la arestejo”. Sekve eventuale estis torturoj, sed la enketa juĝisto decidis ne esplori ilin.

Ne malpli zorgiga montriĝas la fakto, ke jam du eŭskaj ĵurnaloj estis fermitaj, malgraŭ ke tion kontraŭas la hispana leĝaro. Ĝuste la 26an de majo de la pasinta jaro la Supera Kortumo verdiktis, ke oni ne rajtis fermi ankaŭ Egin, kvankam en tiu okazo la justico taksis, ke diversaj membroj de ĝia administra konsilio kulpis pri kunlaborado kun ETA. Tiuj precedencoj ne certigas, ke, malgraŭ la du verdiktoj, nova enketa juĝisto ne decidos refoje fermi alian suspektan gazeton.

Manipulado

Fakte la politikiĝo de la justico en Hispanio kaŭzas pli kaj pli konsternajn situaciojn, kiuj serioze endanĝerigas ĝian rajtecon. Ne nur juĝistoj, kun la subteno de la ŝtata prokurorejo, povas kontraŭkonstitucie sekvestri ĵurnalojn kaj vendi ĉiujn ĝiajn proprietojn dum la enketado, sen atendo de verdikto, aŭ ili povas rigardi flanken, se ili ricevas denuncojn pri torturoj – eĉ fare de neriproĉeblaj kultur-agantoj, kiel tiuj de Egunkaria –, sed ankaŭ la politika manipulado de la justicaj organoj fare de la partioj estas okulfrapa.

La Konstitucia Kortumo havas duonon de sia anaro, kiu mortis aŭ delonge finis sian principan mandaton, sed la partioj ne kapablas interkonsenti ĝian renovigon. Krome, okaze de gravaj diskutoj ĝi fariĝas plia politika areno. Ekzemple, pri la nova Statuto de Aŭtonomio de Katalunio stariĝis eĉ ok petoj de malagnosko de juĝistoj fare de preskaŭ ĉiuj eblaj parlamentaj partioj, kio grave plisenkreditigis la konsiston de la kortumo.

Disputoj

Fakte pasis preskaŭ kvar jaroj da seneliraj disputoj pro la kataluna ĉefleĝo. La 16an de aprilo kvinan proponon de rezolucio malakceptis plimulto de la kortumo, el kio sekvas vica ŝanĝo de juĝisto-raportanto, kiu devos verki novan proponon de rezolucio, kio verŝajne plilongigos la debatojn almenaŭ plurajn monatojn.

Tio evidentigas, ke la kortumo ne atingos jure bazitan verdikton, sed rezolucion precipe kuŝantan sur la politika sinteno de la juĝistoj, agantaj kvazaŭ nova ĉambro de la parlamento.

Kotĵetado

Sed tiu kotĵetado ne limiĝas al la Konstitucia Kortumo. Siavice la progresisma juĝisto Baltasar Garzón, internacie disfamiĝinta pro sia translima persekutado de anoj de la ĉilia kaj argentina diktatorecoj surbaze de la tiel nomata „universala justico”, akumulas tri procesojn kontraŭ si, kiujn liaj apogantoj taksas politikaj.

Kelkaj el tiuj akuzoj estas farataj de novfaŝismaj organizaĵoj, same kiel okazis ĉe Egunkaria, dum ili suspektinde koincidas en la tempo kun liaj esploroj pri koruptado en la Popola Partio, la ĉefa dekstra partio en Hispanio. Ĝuste lia kazo transiris la hispanajn limojn kaj Garzón kolektis rimarkindan apogon tra la monda gazetaro.

Eraroj

Sed juĝisto Del Olmo apenaŭ riskas proceson, malgraŭ siaj multflankaj gravegaj eraroj dum la enketo de la kazo Egunkaria. En Hispanio, kiel en aliaj landoj, okazas ege malofte, ke juĝiston oni konsideru kulpa pri malleĝa agado. Sed fojfoje tio eblas.

Tiel okazis, kiam la Supera Kortumo kondamnis en 1999 la juĝiston de la Nacia Kortumo Javier Gómez de Liaño [ĥabjér gomes de ljanjo] pro senbaza persekutado kontraŭ la ĉefa akciulo de la gazeto El País. Tamen la tiama registaro de la Popola Partio, el kontraŭa signo de la gazeto, tuj forpardonis lin, evidentigante la intimajn filigojn inter politiko kaj justico. Ke en 2008 la Eŭropa Kortumo de Homaj Rajtoj taksis, ke Gómez de Liaño ne ricevis justan juĝon, plifortigas la suspektojn pri la senpartieco de la justico en Hispanio.

Kompensoj

Sed plia problemo de la hispana justico estas, ke la civitanoj apenaŭ povas defendi sin kontraŭ ĝiaj eraroj. Verdikto de la Nacia Kortumo ne rajtigas la damaĝitojn je kompensoj. Por tio ili devos iniciati novan proceson. Tamen, se la akuzantoj apelacios al la Supera Kortumo, la tuta prijuĝo de eventualaj kompensoj estos haltigita ĝis verdiktado de la plej alta juĝinstanco, kiu ne okazos antaŭ paso de pluraj jaroj.

Kaj tio, ke la akuzantoj estas nuntempe du organizaĵoj ligitaj al la ekstrema hispana naciismo – ĉar la popola akuzo retiriĝis tri jarojn antaŭe (post ŝanĝo en la registara partio) –, kredigas, ke tiel okazos. La hispana justico montriĝas ostaĝo de neinterakordiĝemaj politikistoj kaj de ekstreme dekstraj grupoj.

Hektor ALOS I FONT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Programoj - ne prelegoj

Pro kunlaboro inter redakcianoj de la albana televido-programo „Perditaj homoj” kaj de la rusa „Ĵdi menja” („Atendu min”), revidas sin familianoj kaj iamaj amikoj.

Ruso, Gavrila Bakiŝev, el la urbo Gori (Kartvelio), servis ĉe la rusa blanka gvardio kaj post 1924 ĉe la reĝa gvardio en Albanio. Lia nepino Alla Mihajlovna en Moskvo serĉis la avon pere de la Ruĝa Kruco kaj laste per la televida programo. Samon faris lia albana filo Jovan, ĉirkaŭ 72-jara, en Tirano. Fine, la nepo albana Kliti, filo de Jovan, studanta en Rusio, sin prezentis antaŭ Ala, feliĉigante ankaŭ spektantojn en ambaŭ landoj.

Amikino

Simile, rusino Saida Romanova el Harkovo (Ukrainio), konatiĝis antaŭ 1960 kun albana studento Muhamet Stafa. Post la malamikiĝo inter la du landoj, ŝi ne plu vidis lin. Muhamet, nun 68-jara, sukcesis, danke al ambaŭ redakcioj, vojaĝi al Moskvo kaj renkonti sian iaman amikinon.

Argumenteble elsendoj tiaj fortigas amikajn sentojn inter popoloj pli ol prelegoj politikaj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Katolikaj skandaloj

„Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min; sed kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.” Tiel predikis Jesuo laŭ Sankta Mateo 18,5-6. Se la nuntempa katolika eklezio tiel draste punus siajn pastrojn, kiuj seksume misuzadis infanojn, ĝi bezonus tre multajn muelŝtonojn. Jam de pluraj jaroj la skandaloj pri krimintaj sacerdotoj skuas la katolikan eklezion, unue ekzemple en Usono, poste en Irlando kaj nun ankaŭ en Germanio kaj Belgio.

Kardinalo bremsis

Ke tiaj krimoj okazis ankaŭ en Germanio, havas apartan signifon, ĉar la nuna papo estas germano. Benedikto la 16a, kun ordinara nomo Joseph Ratzinger [josef rácinger], estis episkopo de Munkeno antaŭ siaj oficoj en Romo, unue prefekto de la kongregacio pri la doktrino kaj nun do papo. En la diocezo Munkeno sub la egido de Ratzinger estis minimume unu pederasta pastro, kiu seksume misuzadis infanojn kaj tamen rajtis daŭre resti sacerdoto kun konstantaj kontaktoj al infanoj. Ne estas klare, ĉu la nuna papo mem sciis pri la afero kaj aprobis ĝin aŭ ĉu estis liaj subuloj, kiuj ĝis tiu ĉi jaro kaŝis tiun skandalon. Aliflanke estas klare, ke kardinalo Ratzinger kiel la ĉefo de la doktrin-kongregacio respondecis pri disciplinado de krimintaj pastroj. Minimume pri unu tia kazo en Usono estas konate, ke la kardinalo provis kaŝi la aferon, prokrastante decidon dum pluraj jaroj.

Kia dimensio?

Oni scias, ke la plej multaj seksumaj misuzadoj okazas interne de familia rondo. Tial la germana kriminalisto Christian Pfeiffer [krístian fajfer] avertas, ke oni atentu la dimension de tiuj kazoj: Laŭ la statistiko dum la pasintaj 15 jaroj en Germanio estis ĉ. 138 000 tiaj krimuloj, inter kiuj estis entute „nur” ĉ. 147 katolikaj sacerdotoj, t. e. 0,1 %. (Oni tamen atentu, ke ĝuste en tiu ĉi kampo la oficialaj nombroj sendube estas minimumaj, ĉar tre multaj krimoj restas ne malkovritaj; kaj ni scias, ke precipe la katolika eklezio provis kaŝi ilin laŭeble antaŭ la publiko.) Bone, oni ja respektu tiun dimension por ne troigi akuzojn, sed ĉu ne en katolika eklezio, kiu tiom alte tenas sian moralan doktrinon, kaj predikas ĝin al ĉiuj homoj, eĉ unu tia krimo estas unu tro?

La eklezio tamen estas bonŝanca, ĉar la plej multaj krimoj, kiuj nun konatiĝis (kaj ankoraŭ konatiĝas) jam preskriptiĝis. Kial? Psikologoj klarigas, ke naivaj infanoj plej ofte ne vere perceptas, kio okazas al ili; ili akceptas la krimon pro infana fido al siaj edukantoj: se la bona kaj amata instruisto faras ion tian, tio ne povas esti io malbona. Do ili silentas. Krome, se infano vere ne estas certa pri la afero kaj eble rakontas ĝin al siaj gepatroj, tiuj ankaŭ ofte ne kredas al la infano – kio ne povas esti, tio ne estas. Probable la infano nur fantazias, ĉar oni ja estas tre kontenta pri la bona edukado fare de pastroj.

Familia sfero

Precipe multe la krimoj okazas en prestiĝaj katolikaj internejoj, gvidataj de monaĥoj (kiujn la infanoj nomas „patroj”), do en kvazaŭ familia sfero. Kaj infanoj, kiuj iel tamen komprenas, ke jen okazas io malpermesita, do peko, pro honto silentas. Nur kiam ili estas jam plenkreskuloj, do longe post la preskripta periodo, ili kuraĝas paroli pri la afero kaj malkaŝi ĝin. Kaj se iuj komencis publikigi tiajn krimojn, tio kuraĝigas ankaŭ aliajn koncernatojn. Tial do nun ekzemple en Germanio multiĝis riproĉoj kaj akuzoj kontraŭ sacerdotoj.

La episkopoj dum terure longa tempo ne sciis, kiel reagi kaj kiel konvene agadi pri tiuj skandaloj. Komence oni provis ofte, kiel antaŭe, kaŝi kaj kamufli; oni koncedis kaj konfesis nur tion, kio fariĝis evidenta kaj ne plu estis kaŝinda. Oni provis protekti siajn sacerdotojn kiel ĉiam antaŭe, sed sub la premo de riproĉa kaj akuza publiko kaj precipe pro la pli kaj pli multaj homoj, kiuj kuraĝe publikigis la krimojn, kiujn ili suferis infanaĝe, la eklezio komencis mem esplori la kazojn kaj ankaŭ transdoni al ŝtataj prokuroroj. Fine ankaŭ Benedikto la 16a trovis klarajn vortojn de honto kaj pardonpeto, konfeso de kulpo.

Celibato

Tro malfrue. Pro la hezitaj taktikoj kaj prokrastoj la eklezio intertempe preskaŭ komplete perdis sian moralan prestiĝon kaj sian kredindecon. Naŭzite kaj perdinte siajn iluziojn, katolikoj amase forlasis sian eklezion per eksiĝoj. La damaĝo por la katolika eklezio estas giganta. Al tio kontribuis ankaŭ tiuj episkopoj, kiuj stulte akuzis la „seksuman liberaliĝon” de la socio, kaj tiel volis senkulpigi siajn sacerdotojn. Vane. Simile vana estis la aserto de iuj episkopoj, ke kompreneble oni tute ne rajtas kulpigi la celibaton pri tiaj krimoj. Fakto estas, ke la nombroj de samaj krimoj kompare al la katolika eklezio en aliaj kristanaj eklezioj, kies pastroj rajtas edziĝi, estas preskaŭ neglektindaj. Evidente la celibato favoras pederastojn – la viktimoj ja estas ekskluzive knaboj.

Reform-koncilio necesas

La katolika eklezio troviĝas en grava krizo. Ĝi nepre devas reformi sian seksmoralon, forigi la mezepokan celibaton kaj solvi multajn aliajn problemojn, kiuj turmentas la fidelulojn. La tre konservativa kaj rigida profesora papo ne kapablas solvi tiujn problemojn. Urĝas la tempo, ke li kunvoku reform-koncilion, se li volas savi sian „eternan” eklezion. Li memoru pri la muelŝtonoj!

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu satanisto povas administri ekleziojn? (3)

Mi miras pri la kuriozaj asertoj de Vinko Ošlak (MONATO 2010/4, p. 6), ke „la ateisma, rekte satanisma aŭ katolika religioj ... troviĝas samdistance de la vera kristana kredo kaj ... efektiva novnaskiĝo”! Unufraze li (impone!) insultas kaj ateistojn kaj katolikojn (mi lasos al iu alia komenti pri la satanistoj). Unue pri ateismo: ateismo ne estas religio. Nekredo en dio ne estas religio, same kiel nekredo en fantomoj aŭ nekredo en nevideblaj rozkoloraj unukornuloj ne estas religio. Due pri katolikoj: postuli „novnaskiĝon” kiel parton de „la vera kristana kredo” ŝajnas tre arogante – certe ekzistas milionoj da kristanoj (kaj katolikoj, kaj aliaj), kiuj ne sekvas la saman mallarĝan kristovojon, kiel Vinko Ošlak, kaj mi mem ne aŭdacus juĝi ilin kiel malverajn kristanojn, nek aserti, ke katolikoj (el kiuj multaj serioze legas la Biblion) samdistancas de la Biblio kiel ateistoj (kiujn kutime ne interesas la Biblio), simple pro nesekvo de iu mallarĝa specifa doktrinero (kaj mi dubas, ke Jesuo mem estus tiom malakceptema pri la multegaj diversaj kristanoj en la mondo). Iuj „veraj” kristanoj ŝajnas pli malakceptemaj al aliaj „neveraj” kristanoj, ol multaj nekristanoj ŝajnas esti ...

Russ WILLIAMS
Pollando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Russ Williams el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉefa lingvo (2)

Mi ĝojas, ke la albana estas unu el la ĉefaj lingvoj en Eŭropo (MONATO 2010/5, p. 6), kaj mi ne intencis prisilenti albanajn radio- kaj televid-staciojn. Vi pravas. Ili estas elsendataj kaj kapteblaj persatelite en Eŭropo. Mi ne menciis ilin, ĉar temas pri satelito 16 gradojn oriente, kiun mi ne kaptas, ĉar mi ne disponas pri turnebla instalaĵo. Mi havas nur du fiksajn reflektilojn. Same mi ne menciis plurajn baltajn staciojn, troveblajn sur la satelito Sirius je 5 gradoj oriente, nek la leceburgan kaj frisan sur Astra je 23,5 gradoj oriente.

Jean Pierre VANDENDAELE
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Pierre VandenDaele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri regionoj: unu krizo

La politika situacio en Belgio povas ŝanĝiĝi de tago al tago. Kion oni notas hodiaŭ, eble morgaŭ ne plu estos aktuala. Tamen jen provo klarigi la fonon de la nunaj krizaj eventoj.

Belgio konsistas el tri lingvaj komunumoj: la nederlandlingva, la franclingva kaj la germanlingva. Nederlandlingvanoj – flandroj – kaj franclingvanoj pli kaj pli ofte havas kontraŭajn starpunktojn pri politikaj problemoj.

Krom lingvaj komunumoj ekzistas tri parte aŭtonomaj regionoj: la flandra, la valona kaj la brusela. Principe loĝantoj de la flandra regiono povas voĉdoni por flandraj kandidatoj, loĝantoj de la valona regiono por valonaj kaj tiuj de la brusela regiono por bruselaj. La tri regionoj plu estas dividitaj en balotaj distriktoj. Ekzistas tamen unu balota distrikto, kiu etendiĝas tra du regionoj, nome la balota distrikto Brussel-Halle-Vilvoorde, kiu troviĝas parte en la brusela regiono, parte en la flandra. Sekve en tiu distrikto personoj loĝantaj en Flandrio povas voĉdoni por kandidatoj en la najbara Bruselo kaj inverse.

La konstitucia kortumo jam antaŭ multaj jaroj avertis, ke tiu situacio estas kontraŭkonstitucia, kaj ke la balotdistrikto Brussel-Halle-Vilvoorde devas esti disigita en du apartaj distriktoj, unu brusela kaj unu flandra. La disigo tamen ĝis nun ne okazis, ĉar bruselaj franclingvaj deputitoj, kiuj kutimis ĉerpi voĉojn en la najbara Flandrio (kaj post la disigo ne plu povus ilin rikolti), bremsis tion.

Ĉefurbo

Tiu ĉi situacio estiĝis, ĉar multaj franclingvanoj en la dulingva ĉefurbo Bruselo fuĝis el la urbo kaj ekloĝis ofte en flandraj municipoj ĉirkaŭ la urbo. Anstataŭ asimiliĝi, tiu ĉi kreskanta komunumo provis akiri avantaĝojn por uzi la francan ankaŭ en kontaktoj kun la oficialaj instancoj.

Per politika premo ĝi akiris la eblon voĉdoni por franclingvaj kandidatoj. Sed la konstitucia kortumo opinias, ke tiel perfortiĝas la egaleco por ĉiuj belgoj. Do necesis ŝanĝi la situacion. Kaj tiu problemo ĝis nun ne trovis solvon.

Eks-ĉefministro Dehaene [dehane], komisiita de la reĝo, faris finan provon trovi kompromison ĝis la 18a de aprilo. Finfine politikistoj de la registaraj partioj anoncis la 21an, ke necesos ankoraŭ pliaj tagoj.

Registaro

La juna prezidanto de la flandra liberala partio VLD, Alexander De Croo [aleksander de kro], surprizis, anoncante, ke lia partio ne plu fidas la registaron kaj do ĝin forlasos. Tio estigis registaran krizon. La aliaj registaraj partioj ŝokiĝis kaj parolis pri nedefendebla mispaŝo en la nuna malfacila momento, ĵus antaŭ la EU-prezidanteco de Belgio.

Tamen la paŝo de De Croo kompreneblas, nur kiam oni konscias, ke jam de post 2007 la federacia registaro paraliziĝis pro internaj tensioj precipe inter la du ĉefaj komunumoj en Belgio. Necesaj malfacilaj decidoj prokrastiĝas pro senĉesaj palavroj: la problemo Brussel-Halle-Vilvoorde simptomas.

Ĉi-rilate indas skizi la ekonomian evoluon en Belgio en la 20a jarcento. Ĝis la 50aj/60aj jaroj, Flandrio estis precipe kampara kaj malriĉa. La franclingva Valonio estis forte industriigita precipe pro karbominejoj kaj la alligita ŝtalindustrio. Centmiloj da flandroj tien migris por trovi laboron.

Industrioj

Sed en katastrofe surpriza ritmo la karbominejoj perdis sian rolon kaj ankaŭ la ŝtalindustrio grandparte kolapsis. Dume Flandrio akiris novajn industriojn kaj fariĝis la riĉa regiono de Belgio. Rezulte okazis ĉiam pli grandaj transpagoj de Flandrio al Valonio. Facile kompreneblas, ke valonoj preferas konservi tiujn avantaĝojn kaj ĝis hodiaŭ politike provas prokrasti strukturajn ŝanĝojn.

En la 21a jarcento flandraj industriistoj rimarkas, ke la flandra bonfarto ankaŭ ekŝrumpas kaj ke la regiono bezonas moderniĝon. La modelaj belgaj sociaj strukturoj (pensioj, sanasekuro, senlaboraj kompensoj ktp) endanĝeriĝas. Urĝe necesas malfacilaj decidoj por savi ilin. Sed la valona kaj brusela konservemo bremsas tiun strebon.

Laŭ flandroj estus pli bone, se ĉiu komunumo kaj la brusela regiono mem respondecu pri siaj en- kaj el-spezoj. La fakto, ke flandroj strebas al rapida ekago, dum franclingvanoj preferas longdaŭrajn intertraktadojn, pliakrigis la komunumajn tensiojn. Tio certe influis la decidon de De Croo, kiu ne havas politikan sperton, sed ĝis nun oficis en industrio.

Proponoj

Jam samvespere, kiam VLD forlasis la registaron, De Croo anoncis sian pretecon denove pritrakti la temon Brussel-Halle-Vilvoorde, kondiĉe ke oni priparolu la proponojn de la peranto Dehaene. Oni do supozas, ke per lia elpaŝo li precipe emis trudi rapidan decidon.

Tuj la franclingvaj liberaluloj esprimis, ke ili deziras esencajn kompletigojn de tiuj proponoj. Konstitucia krizo fariĝas reala. Tamen la plimulto de la belgoj deziras, ke Belgio pluekzistu, sed en alia formo: Nun oni pli kaj pli parolas pri konfederacio, en kiu la tri regionoj decidu, kion ili deziras kune fari kaj kion fari mem. Sed por starigi tian konfederacion, necesos finfine iu interkonsento.

Ivo DURWAEL
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Antikva, sed ankoraŭ malica gasto

Antaŭ unu jaro multaj informagentejoj kun granda maltrankvilo sciigis, ke en Zimbabvo jam dum kelkaj monatoj daŭras epidemio de ĥolero. La epidemio eksplodis en aŭgusto de 2008. En decembro de 2008 estis infektitaj pli ol 10 000 homoj, el kiuj 565 mortis. Kvankam en la lando estis proklamita la esceptostato, je la komenco de februaro de 2009 la kvanto de malsanuloj atingis 60 000 kaj la nombro de mortintoj pli ol 3000. Ekde aŭgusto de 2008 ĝis la komenco de julio de 2009 la komuna nombro de malsanuloj egalis preskaŭ 100 000, el kiu mortis pli ol 4000. Kaj tiuj estas nur oficialaj indikoj. Aperis la malsanminaco por pli ol unu miliono da loĝantoj.

Kial nuntempe ekestis tia tragedia situacio, kiam estas bone konataj la vojoj de kontaĝo per ĥolero, estas ellaboritaj fidindaj preventaj rimedoj kaj ekzistas tre efikaj medikamentoj por kuracado? La kaŭzoj estas jam bone konataj: pro konstanta manko de bonkvalita, pura akvo, la loĝantaro estis devigita trinki akvon el malpurigitaj akvejoj, eĉ pluvakvon. Forestis kemiaĵoj por seninfektigo. Kvalita medicina helpo estis neatingebla por la plimulto de la malsanuloj. En malsanulejoj ofte forestis efikaj kuraciloj, kaj multaj medicinistoj forlasis la laboron pro la malbona ekonomia situacio. Necesis urĝa helpo, kaj ĝi estis efektivigita. El Monda Organizaĵo pri Sano, la organizaĵoj Kuracistoj sen Limoj, la internacia Ruĝa Kruco kaj aliaj alvenis multnombraj medicinistoj kun necesaj medikamentoj, seninfektigiloj, kontraŭĥolera vakcino ktp. Pro tiu helpo fine de julio 2009, laŭ informo de la ministro pri sanprotektado de Zimbabvo, la ĥolera epidemio preskaŭ finiĝis. Sed la situacio ankoraŭ estas maltrankviliga, ĉar restas problemoj pri bonkvalita akvoprovizado. Same ekzistas la minaco ke aperos ĥoleraj epidemioj en apudaj afrikaj landoj.

Pasinteco de ĥolero

Ni ekzamenu iujn historiajn faktojn kaj la nuntempan situacion pri ĥolero en la mondo. Ĥolero estas tre antikva malsano. Kuracistoj el antikvaj Egiptio, Hindio, Grekio kaj aliaj atentis ĝiajn gravajn diareojn kun alta morteco, plej oftaj en someraj monatoj. Precipe detale priskribis la simptomojn de ĥolero kuracistoj el Hindio, kio estas komprenebla, ĉar la hinda duonkontinento estis konstanta ardejo de ĥolero dum kelkaj jarmiloj. Plej ofte suferis la loĝantaro laŭborde de la riveroj Gango kaj Bramaputro, kies akvon oni kutime uzis por trinkaĵo kaj aliaj ĉiutagaj bezonoj. El Hindio ĥolero penetris aliajn landojn de Azio, Afrikon, la apudmediteraneajn landojn kaj aliajn. En Eŭropo ĥolero precipe disvastiĝis ekde la komenco de la 19a jarcento. Al tio kontribuis plirapidiĝintaj transportiloj kaj koloniaj militoj. De 1817 ĝis 1926 sciencistoj elkalkulis 6 pandemiojn de ĥolero, kiuj ofte okazigis amasajn dezertigojn. Ekzemple, dum la unua pandemio (1817-1823) ĥolero el Hindio disvastiĝis en Birmo, Ĉinio, Filipinoj, landoj de Afriko, poste atingis Japanion kaj eniris Rusion. Dum la dua pandemio (1826-1837), same komence el Hindio, ĥolero disvastiĝis en landoj de Eŭropo (Anglio, Francio, Germanio kaj aliaj), en la eŭropa parto de Rusio, kaj eĉ eniĝis en Aŭstralion kaj iujn landojn de Ameriko. Same vaste disvastiĝis ĥolero dum aliaj pandemioj. Dum ĉiuj pandemioj ĥolero eniris Rusion. Kaj ĉiufoje en la mondo estis milionoj da malsanuloj kaj multaj miloj da mortintoj.

En 1883 Robert Koch evidentigis, ke la kaŭzo de ĥolero estas la bakterio Vibrio cholerae. La malkovro de Koch kontribuis al la klarigo de la vojoj de kontaĝo per la infekto. La ĉefa rolo en tio apartenas al infektita akvo. Ĥolero transdoniĝas ankaŭ per infektitaj nutraĵoj, manoj ktp. Muŝoj same aktive transportas la bakteriojn de ĥolero. Homo infektiĝas perbuŝe. Ĥoleraj mikroboj aktive reproduktiĝas en la maldika intesto, kie ili ellaboras venenon (ĥoleran toksinon). Ĝi kontribuas al eliminado de grandega kvanto de fluidaĵo el intestaj ĉeloj en la intestan kavon. En gravaj kazoj pro diareo la ĥolera malsanulo eligas dum unu tagnokto kun fekaĵo kaj vomaĵo ĝis 30 litrojn da likvaĵo, entenanta multajn milionojn da ĥoleraj bakterioj. Pro la forta senakviĝo densiĝas la sango, rompiĝas la funkcio de la kardiovaskula sistemo, renoj ktp. Sen urĝa medicina helpo la malsanulo pereas.

Nuntempe ekzistas tre efika kuracado de ĥolero. Por tio oni uzas la specialajn salajn solvaĵojn (solvaĵoj de MOS), entenantajn en necesaj koncentritecoj jonojn de natrio, kalio, kloro kaj aliaj, kiujn oni enigas en la organismon perbuŝe (en facilaj kazoj) aŭ envejne (en gravaj kazoj). Ankaŭ estas akceptitaj antibiotikoj kaj aliaj medikamentoj. Ekzistas kontraŭĥoleraj vakcinoj, uzeblaj profilaktike laŭnecese.

Post la jaro 1926 ĥoleraj pandemioj preskaŭ malaperis, kaj la homaro trankviliĝis. Sed en 1961 neatendite komenciĝis nova tre vastega sepa ĥolera pandemio, kiu daŭras eĉ nuntempe, do jam dum pli ol 40 jaroj. Ĝi ricevis la nomon El Tor. Ĝia kaŭzanto estis vibrio iomete malsama ol la klasika vibrio malkovrita de Koch en 1883, nome la vibrio cholerae El Tor. La ĥolero El Tor havas iujn klinikajn kaj epidemiologiajn specifaĵojn kompare kun klasika ĥolero: malpli ofte estas gravaj klinikaj simptomoj, la vibrioj El Tor kapablas longdaŭre resti vivaj kaj reproduktiĝi en akvoj ktp. Tiuj vibrioj havas pli grandajn adaptadajn kvalitojn, kio ofte ebligas al ili superi kontraŭepidemiajn barilojn. Nuntempe en la mondo nur oficiale registriĝas ĉiujare ĉirkaŭ 200 000 ĥoleraj malsanuloj, el kiuj mortas pli ol 4000 (ekzemple, en 2007 el 178 000 malsanuloj mortis 4031), do la meznombra morteco egalas al proksimume 2 %. Tamen en Afriko, kie registriĝas 90 % de la monda ĥolera malsaneco, en iuj landoj la morteco atingas 5 % kaj eĉ 10 %. La kaŭzo de tio estas la foresto de kvalita medicina helpo.

Estonteco de ĥolero

En landoj de Afriko, kie estas disvastiĝintaj ĥoleraj infekt-ardejoj, same en kelkaj aziaj landoj plej gravas radikale plibonigi la sanitaran situacion, provizi la loĝantojn per bonkvalita akvo, kontraŭmuŝaj aranĝoj, persona higieno, pli kvalita medicina helpo ktp. En Eŭropo kaj norda Ameriko, kie nuntempe la plej gravan rolon en apero de ĥoleraj malsanuloj ludas enportado de la infekto el endemiaj regionoj rezulte de turismo, interlanda komerco, pilgrimado ktp, plej gravas en preventado de ĥolero la konstanta kontrolado pri ĉiuj migradaj procesoj, precipe el endemiaj regionoj. Do, nuntempe ĥolero ankoraŭ ne povas esti plene likvidita, interalie ĉar en la mondo pli ol unu miliardo da loĝantoj ne havas puran, sendanĝeran akvon. Sed en la monda sociego, la riĉaj landoj devas ekkonscii, ke nia mondo estas unueca kaj sen tutmonda interhelpo, ĥolero, tiu tre antikva danĝera malsano, ankaŭ hodiaŭ prezentas minacon por la tuta homaro.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mi koleras!

Sur la kovrilpaĝo de la aprila numero de MONATO aperis la titolo „De Gutenberg al iPad”. Oni nun scias, aŭ devus scii, ke antaŭ Gutenberg koreoj uzis moveblajn literetojn por presi. Tio okazis en la 12a jarcento. Eŭropanoj devas nepre ĉesi kaŝi la meritojn el aliaj mondopartoj.

Mireille GROSJEAN
Svislando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova malnova prezidanto

La 25an de aprilo 6 355 620 geaŭstroj rajtis voĉdoni por nova ŝtata prezidanto. El tiuj 50 % ne partoprenis la balotadon (2004: 38 %).

Kandidatis la socialdemokrato Heinz Fischer [hajnc fiŝa], la ĝisnuna prezidanto. Li naskiĝis en 1938 en Graz [grac]. Dum la diktatura periodo de 1938 ĝis 1945, kiam Aŭstrio estis parto de la Germana Regno, liaj gepatroj parolis antaŭ li nur en Esperanto por kaŝi sian opinion.

Valoroj

Fischer mem ne parolas Esperanton kaj ne subtenas la lingvon. Li studis juron, aktivis politike kaj iĝis prezidanto unuafoje en 2004 (52 % de la voĉoj). Nun li kandidatis kiel sendependa persono kaj pledis por „valoroj” sen specife diri pri kiuj. La Verda Partio oficiale subtenis lin.

La dua laŭ aboco estis Rudolf Gehring [gering], la estro de la Kristana Partio. Li subtenis geedziĝon kaj familion kaj kontraŭis samseksemon.

Sekureco

Kiel tria kandidatis Barbara Rosenkranz [rózenkranc] de la Libereca Partio. Ŝi favoris familion, gepatran landon, sekurecon kaj Eŭropan Union. Sur afiŝoj ŝi aperis kiel „forta virino”.

Ofte oni atakis ŝin kiel dekstregan pensanton. Kunlaboranto de la „sendependa” aŭstra televido ORF eĉ donis monon al junaj viroj, por ke tiuj vestu sin kiel nov-nazioj kaj parolu tiuspecajn sloganojn. Dum televid-elsendoj oni falsis ŝiajn citaĵojn.

La rezulto: Fischer 79 %, Rosenkranz 16 %, Gehring 5 %.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝtupoj al malplenaj poŝoj

„Marmorŝton' kaj fer' rompiĝos – sed ne nia am' perdiĝos” – tiel kantis iu Drafi Deutscher en la jaro 1965, atingante per tiu ĉi ŝlagro unuajn lokojn en la furorlistoj. Intertempe lia famo erodiĝis, sed lia unua aserto montriĝas aktuala prognozo – bedaŭrinde.

Jarcentkvaronon post tiu furorkanto ni konstruigis nian domon kaj zorge atentis la plej aktualajn preskribojn pri varmokonservado kaj daŭrohava kvalito, kaj ni eĉ superis ilin. Pri la fenestroj, la tegmento, la muroj kaj la instalaĵoj ni estis pli bone informitaj ol la metiistoj mem. Kaj ni akiris materialojn tiajn, kiajn ni taksis plej konvenaj por vivolonga elteno, almenaŭ por nia propra esperebla vivolongo.

Mezepokaj turoj

Pri la enira ŝtuparo eksterdoma ni ne longe pensis. Ŝtono estas ŝtono, kaj la vivotempo de ŝtono multe superas tiun de la homo, eĉ se ni konsideris la ŝtupojn en mezepokaj turoj. Tiuj, pro la malmola sabla ŝtono, entranĉiĝis konsiderinde laŭ la tretospuroj, sed ili eltenis jam pli ol 500 jarojn.

Ĉe modernaj domoj ni ĉiam vidis pompajn, brilajn enirŝtuparojn sen iaj uzosignoj. Do ni ne supozis ian difektiĝon, kiam ni akceptis ŝtuparon el „artefarita” ŝtono, produktata tiam en tuj apuda renoma fabriko laŭ la plej modernaj receptoj, vendata en tuta Eŭropo, kun daŭrogarantio kaj la komento, ke ankaŭ la naturo kreas stabilajn ŝtonojn per kungluado de diversgrandaj ŝtonetoj.

Teknike kungluita

Kiam post malmultaj jaroj ni konstatis ian loziĝon de pluraj platoj de la ŝtuparo, ni kulpigis nur malzorgemon de la jam mortinta masonisto kaj ne plendis ĉe la firmao. La ŝtono mem ankoraŭ aspektis sana. Sed post tiuj ĉi jaroj ni observis rapidan kadukiĝon de la tuta ŝtuparo. Ŝtono devas elteni homan vivolongon, ni opiniis, egale, ĉu natura, ĉu teknike kungluita. Ni ja ne postulis jarmilojn, sed almenaŭ la vivodaŭron de meze eltenema ŝtonospeco.

Eĉ nia amo jam eltenis kaj multe superis la aĝon de la ŝtuparo, 18 jarojn – ja tre longa tempo por la nuna pariĝa generacio. Evidente ankaŭ por kelkaj ŝtonospecoj. Printempe ni ŝokiĝis, rimarkante, ke nia domenirŝtuparo, kvankam en la feliĉa stato senkonscia, malhavante psikologian sentemon, geedzajn kverelojn, malsanasekurajn pagegojn kaj afliktiĝojn pri la propra vivofino, do probable senkiale, ĉiam pli disfendiĝis kaj erodiĝis kiel dentaro atakata de troĝuata sukero.

Klimataj kapricoj

Ne estis la sukero, opiniis la fakulo, kiu iam liveris la ŝtuparon kaj nun, post bankroto de la firmao, vivas per lerta ekonomia kromkonstruado. Estas la salo, kiu dissolvas vian ŝtuparon, li fakule verdiktis. Jes ja, en tiu ĉi vintro ni devis kelkfoje salumi la ŝtuparon pro vizitantoj, poŝtistoj kaj propra antaŭzorgo. Sed, ke salo damaĝas ŝtonan ŝtuparon, ni neniam sciis aŭ konsideris. Ekstera ŝtuparo ja devas esti fortika sen aparta dorlotado kaj servi ankaŭ dum vintra vetero kun ĝiaj klimataj kapricoj. Ĝuste tio ja estas ĝia tasko.

La fakulo ne petis pardonon pro la mistaksoj kaj mismiksoj de siaj tiamaj inĝenieroj. Li ankaŭ ne sentis sin plu en jura devo pro la damaĝo. Li nur diris tion, kion ankaŭ ni tute nefakule jam antaŭvidis: „Vi ne povos anstataŭigi nur la difektiĝintajn platojn. Tuj rompiĝos la tuto. Vi devos anstataŭigi la tutan ŝtuparon. Mi rekomendas al vi niajn firmaajn posteulojn.”

Kaj ni denove konsternite staras apud nia ŝtuparo, iam firma kaj fiera, metita por la eterno, almenaŭ por nia eterno. Kaj ni bedaŭras ĝin, kaj ni bedaŭras nin. Ĉu junula domo de 18 jaroj ekde nun estu daŭre rekonstruata, kvazaŭ ni posedus ruinon mezepokan? Almenaŭ nia amo ne estas tiom delikata, ke ĝi ne eltenus ankaŭ tian sortobaton. Sed ĉu nia monujo eltenos la antaŭvideblajn atakojn?

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?

En la fino de januaro Steve Jobs [stiv ĝobz], la fama gvidanto de la firmao Apple, prezentis novan tabuloforman komputilon, iPad. Tio ne estas la unua fojo en la historio de komputiloj, ke iu aperigas tian tabulecan aparaton, taksante ĝin revolucia. Ĉu ĝi iĝos tiel populara kiel porteblaj MP3-muzikludiloj, kies merkaton Apple mem kvazaŭ regas per siaj iPod-produktoj? Aŭ ĉu ĝi fiaskos kiel antaŭaj provoj tra la jaroj, de Apple Newton en la naŭdekaj jaroj, tra diversaj variaĵoj de tabuloformaj komputiloj bazitaj sur la sama teknologio kiel tekokomputiloj, kaj la etekranaj aparatoj por spekti filmojn kaj aŭskulti muzikon, tiel nomataj aŭdvidaj ludiloj?

Tabula komputilo

La aparato mem uzas ne revolucian, sed nuntempan teknologion, sed en iom nova kaj alloga kombinaĵo. Ĝi havas 24-centimetran ekranon similgrandan kiel magazino, en deca formato kun deca kvanto da bilderoj (1024 oble 768). La interreta aliro estas per sendrata reto (802.11, Wi-Fi), aŭ opcie per la poŝtelefona sistemo 3G, kaj, plej grave, ĝi havas akumulatoron kun kapacito sufiĉa por tuta tago, tiel ke sufiĉas ĉiunokte remeti la tabulon en ĝian ŝargodokon. Tio estas grava afero, ĉar ĝis antaŭ nelonge tipaj tekokomputiloj, kaj tabulaj komputiloj uzantaj ties teknologion, havis akumulatorojn, kiuj tipe daŭras nur du ĝis kvar horojn, kio necesigas tro ofte rekonekti al elektro – ne tre praktike por enmana aparato. Sufiĉa akumulatoro estas nepraĵo por la koncepto „tabula komputilo”. IPad ankaŭ komforte pezas ĉirkaŭ 700 gramojn.

Elektrouzon oni tamen ne ŝparis per la ekrano. Du nuntempaj teknologioj senchavas por tia aparato: unue, klasikaj plataj likvakristalaj ekranoj, kiel tiuj uzataj en tekokomputiloj kaj por surtablaj plataj ekranoj; aŭ due, elektronika inko de la speco uzata en legiloj por elektronikaj libroj, kiu bezonas elektron nur por ŝanĝi la bildon, do estas tre ŝparema, sed nuntempe funkcias nur nigrablanke kaj povas nur malrapide ŝanĝi la bildon, bezonante tipe unu aŭ du sekundojn. Tiu dua speco ne konvenas por rapide ŝanĝiĝanta enhavo kaj la moviĝantaj bildoj de televido aŭ filmo. Ĉar iPad ambicias esti pli ol tekstolegilo, ĝi havas klasikan koloran ekranon, kiu taŭgas same por bildoj, filmoj kaj por tekstoj kaj retpaĝoj.

Kaj, kompreneble, la ekrano uzas kapacitan tuŝekranon, kiu estas tre sentema kaj ebligas la uzon de pluraj fingroj samtempe, malkiel la pli fruaj rezistaj tuŝekranoj.

Regado per tuŝo

La tuŝekrano estas grava, kaj evidenta, ĉar la tuta uzantosperto estas bazita sur interagado per fingroj, ne per muso kiel ĉe tekokomputilo. Pro tio Apple kreis la mastruman sistemon kaj programaron por iPad el la poŝtelefona platformo de iPhone kaj ne el la tradicia komputila mastruma sistemo MacOS de siaj surtablaj kaj teko-komputiloj. Estas oportune, ke en la pasintaj jaroj Apple sukcesis allogi programistojn al la iPhone-sistemo, do ekzistas nun impona aro da programoj konceptitaj por enmana aparato regata per la fingroj. Ne ĉiuj perfekte taŭgos kun pli granda ekrano ol telefono, sed tiam ili povos ruliĝi ene de fenestro, kaj la tasko adapti programon al diversaj ekrangrandoj ne estas tiel malfacila, kiel la tasko konverti musregatan programon al fingroregata. Tio estas eble la plej alloga aspekto de iPad: la mastruma sistemo kaj programoj havas uzantinterfacon taŭgan por enmana uzo. Antaŭaj tabulaj komputiloj ofte provis adapti musoregatajn mastruman sistemon kaj programaron al la tabulo, kio ofte donis rezulton apenaŭ uzeblan.

La ĉefa funkcio de iPad estas kiel alirilo al la reto, tutmonda aŭ endoma, ĉu por retpaĝoj, televido, por spekti filmojn, aŭ por legi librojn kaj gazetojn. Ĝi estas iaspeca konkretigo de retumilo, sed transportebla al la sofo aŭ en la liton. Kompreneble ĝi kapablas ankaŭ ludi muzikon kiel iPod, aŭ ludi ludojn. Ĝi ŝajnas pli taŭga por privata uzado ol en la oficejo, kie tablaj aŭ teko-komputiloj pli taŭgas. Por uzantoj sen komplikaj bezonoj ĝi eble povus iĝi la ĉefa komputilrimedo.

Furoro en blogujo

Kun la forta personeco de sia estro, la forte rekonebla kaj kvalita aspekto de siaj produktoj kaj la historio de la firmao, per ĉiu nova anonco Apple provokas multajn diskutojn en la reta „Blogujo” kaj pli ĝenerale en la gazetaro. Cetere, iPad havas apartaĵojn, kiuj provokis pliajn disputojn.

Ekzemple, ĝi ne ebligas, ke pli ol unu fremda programo ruliĝu samtempe sur la maŝino mem, kaj ĝi ne kapablas ruli la ofte uzatan enretumilan programon Flash de la firmao Adobe, kiu ebligas interalie la moviĝantajn reklamojn ofte vidatajn ene de retpaĝoj. Tiel estas same kiel ĉe iPhone. Fakte ne malfacilus por Apple proponi ambaŭ kapablojn, sed ĝi argumentas, ke ili kreus malstabilecon, kiu malbonus por la uzantosperto – ne senprave, ĉar la programo Flash fifamas pro oftaj kolapsoj. Ankaŭ plurtaskado estus malfacila sen aldona risko, ke iu programo malstabiligus la tutan aparaton, aparte ĉe tia aparato malpli potenca ol kutima komputilo; kaj tiu kapablo ne tiom gravas por retumilo, kies ĉefajn funkciojn pritraktas la mastruma sistemo.

Pli ĝenerale, komentistoj disputas inter si, ĉu iPad vere utilas, ĉu ĝi tro kostas, ĉu ĝi faras ion novan, kaj ĉu ĝi estas granda revolucio en la historio de komputiloj. Ja malferma demando estas, ĉu la aparato trovos sian lokon inter aliaj disponataj aparatoj: unuflanke estas lertaj poŝtelefonoj, kiuj ebligas pli-malpli samajn funkciojn, sed kun konsiderinde pli eta ekrano, por multaj uzoj ne tiom konvena; aŭ ĉe la alia flanko estas tekokomputiloj, kies plej etaj kuzoj, „tekokomputiletoj”, havas similajn aparatajn kapablojn, sed kun klasika interago per klavaro kaj muso. Flanke sidas legiloj por e-libroj, kiuj havas nur unu funkcion, sed kun propra avantaĝo de portebleco kaj daŭro de akumulatoro.

Tabula retumilo eble ne ŝanĝos la mondon, sed se ĝi sukcesos, estos en la domo plia uzado de komputilo for de la skribotablo, ne nur anstataŭ klasikaj komputiloj, sed ankaŭ anstataŭ televido aŭ papero. Kaj se ĝi ja sukcesos, estos ankaŭ ŝanco por konkurantoj. Jam anonciĝis similaj tabulaj komputiloj, kiel JooJoo de la firmao Fusion Garage kaj Adam de Notion Ink. Ili havas similan aparataron kaj estas simile bazitaj sur fingroregata poŝtelefona mastruma sistemo, kelkfoje Android (adaptita Linukso) de la firmao Google. La estonteco montros, ĉu ĉi tiu nova kategorio de aparatoj furoros, kaj ĉu, kiel ĉe muzikludiloj, la produkto de Apple difinos ĝin.

Franck ARNAUD

Elektronikaj libroj en iPad

Per la integrita programo iBooks eblas legi librojn en la formo ePub, inkluzive de esperantaj libroj vendataj de FEL. Ŝajnas fakte, ke la programo iBooks komprenas nur ePub. Por legi libron (aŭ la magazinon MONATO) en PDF-formo necesas instali kroman programon, ekzemple la malmultekostan aplikaĵon GoodReader. Ekzistas ankaŭ aliaj programoj por legi ePub-librojn en iPad, ekzemple Ibisreader kaj Stanza. La kreintoj de la programo Stanza tamen jam anoncis, ke ĝi ne estos pludisvolvata por iPad – supozeble ĉar Apple aĉetis ĝian fontokodon por la propra programo iBooks.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franck Arnaud el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Homarane

David Kelso en sia recenzo pri la n-ro 1 de Homarane (MONATO 2010/6, p. 24) skribis: „Armando Zecchin grave maltrafas, kritikante homaranismon kvazaŭ ĝi estus teologio, rivala al la dogmoj de lia amata Vatikano. Tute ne: Zamenhof estis plej bonkora idealisto, neniom teologo.”

Ne, mi ne kritikas homaranismon, mi kritikas certan interpreton de homaranismo, laŭ kiu Zamenhof celus per ĝi likvidi ĉiun apartan religion. Se tiel estus, li farintus gravajn erarojn. Mi deziris trovi inter la diversaj zamenhofaj redaktoj pri homaranismo – kaj post la kolokvo pri homaranismo, kies frukto estas Homarane, mi kredas, ke tio emerĝis –, ke Zamenhof opiniis, ke la diversaj „rakontoj” de la religioj „povas ne esti fantaziaj” (estas lia esprimo). Eĉ mi trovas, ke li konfesas ideojn, kiuj estas bazaj por ĉiu religio, kiel la devo sekvi sian konsciencon kaj la evidenteco de la natura morala leĝo, kiuj estas bazaj por la komuna akcepto de religioj kun homaranismo mem. Certe, Zamenhof ne celis esti filozofo kaj teologo, sed tiuj bazaj ideoj orientas la eventualan filozofian kaj teologian pensadon.

Armando ZECCHIN
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Armando Zecchin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝuldoj kaj kulpoj

Ĉu vi komprenas tiun financ-tohuvabohuon? Mi ne, ne vere. Svarmas fakterminoj kaj strangaj vortoj kiel transakcio, financ-ĵonglistoj (kiuj vetas kontraŭ ŝtatoj – kiel funkcias tio?), kreditoj, ŝuld-amortizo, financ-akrobatoj, investobankoj, ŝuld-atestoj, obligacioj, kreditoroj, debitoroj, ŝuldonuligo, deficitlandoj kaj – fi! – spekulistoj. Kaj temas pri astronomiaj sumoj: sole la eŭro-landoj kaj Internacia Mona Fonduso (IMF) disponigas 750 miliardojn (en ciferoj 750 000 000 000) da eŭroj por EU-ŝtatoj, kiuj perdas kreditindecon. Oni nomas tion „protekt-ombrelo”; per ĝi oni volas savi ŝuldoŝtatojn kaj la komunan valuton eŭro de detruo.

Anonimaj fortoj

Kies mono estas tiu, kiun garantias EU kaj IMF? Nia, ĉar se la sistemo ne funkcios, ni impostpagantoj garantias, vole-nevole, tiun gigantan sumon. Aŭ ĉu mi miskomprenis ion? Oni klarigas al ni, ke nur tiamaniere ni povas savi nin de ĝenerala bankroto kaj ruinigo de eŭro. Momenton! Ĉu ne ĉiuj nelacigeble asertis, ke eŭro estas tre stabila valuto, eĉ pli ol usona dolaro? Kiuj kiel povas ruinigi ĝin? „La diablaj spekulistoj”, oni blasfemas. Sed kiuj estas tiuj potencaj spekulistoj? Neniu vere konas ilin, ili estas fakte anonimaj. Ŝajnas, ke ne estas kelkaj aŭ pluraj personoj, sed tuta bando de bankistoj, kiuj senhonte profitas de la financa malforteco de ŝtatoj. Kaj ĉar ili estas tiel anonimaj, oni des pli terure kaj histerie timas ilin. Onidire plej multaj el ili sidas en bankoj kaj asekuraj kompanioj en Nov-Jorko, sed neniu ŝajne povas pruvi tion.

Sed politikistoj skurĝas la spekulistojn kiel verajn kulpulojn pri la financkrizo. Sveda financministro Anders Borg karakterizis ilin „luparo”, germana financkontrolisto parolis pri „agresmilito de spekulistoj”. Kion politikistoj tamen ne diras, estas la fakto, ke tian spekuladon ebligas la kapitalisma sistemo, kies plej alta principo estas, ke oni aplikas la regulojn de la merkato: mi eluzas la eblecojn, kiujn disponigas la merkato por profiti laŭeble multe, por maksimumigi mian gajnon je la kosto de ĉiuj aliaj. La spekulado kontraŭ ŝtatoj kiel la preskaŭbankrota Grekio simple ekspluatas ilian nekapablon repagi siajn gigantajn ŝuldojn. Ju pli malfacile estas por la ŝtato amortizi ŝuldojn, des pli altaj estas rentoj por novaj kreditoj (aktuale ĝis 20 %), ĝis la ŝtato kolapsas. Jure tio estas en ordo, moralo ne estas afero de kapitalismo.

Krima negocado

La EU-landoj kune havas ŝuldojn de 9 bilionoj (= 9000 miliardoj) da eŭroj; Usono, monde plej granda ekonomia regiono, eĉ 13 000 miliardojn. La ŝtatoj dum longa periodo de paco kaj prospero vivis je la kosto de la estonteco, kredante ke la ekonomio konstante kreskos, ili akumulis ŝuldojn kaj tiel igis sin dependaj de internaciaj kreditoroj. Nun ĉiuj lamentas pri spekulado. Tiun ĉi germana (katolika) ekonomikisto Oswald von Nell-Breuning [osvald fon nelbrojning] jam antaŭ multaj jaroj karakterizis kiel „en plej alta grado soci-damaĝan” kaj kiel „krimon kontraŭ la homaro”. Krimon oni povas kaj devas puni. Kial do ne jam delonge oni leĝe malpermesis tian kriman negocadon? Nur nun iom hezite oni diskutas pri tio.

Kiu kulpas?

Dume la gigantaj ŝuldomontoj estas kaj restas rekta invito al spekulistoj ekspluati la situacion. Ĉu do vere kulpas spekulantoj? Tio estas nur la duona vero; la alia duono estas, ke la ŝuldoŝtatoj mem kulpas pri la krizo. Ne nur ĉar ili ne leĝe malpermesas spekuladon, sed ankaŭ ĉar ili simple ne resolidigas siajn buĝetojn. La EU-komisiono permesis al siaj membroŝtatoj atendi ĝis la jaro 2013 por redukti siajn ŝuldojn sub la permesatan limon – multe tro longa tempo. Precipe malstabilaj ŝtatoj, kiaj estas Portugalio, Irlando, Hispanio kaj eventuale ankaŭ Italio, devas resanigi siajn financojn pli frue, por konvinki la financmerkatojn.

Kiel ajn, kulpas pri la financkrizo kaj la spekulistoj kaj la kapitalisma sistemo, sed precipe la registaroj, kiuj blinde por la sekvoj kreis ŝuldomontojn. Urĝe ili do devas ebenigi tiujn montojn, kaj due urĝe fari leĝojn por malebligi daŭran spekuladon je damaĝo de la homaro, precipe de niaj nepoj. Se tio ne okazos, ili perdos ĉian perspektivon por homdigna vivo.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonŝanca prezidanto

La 5an de majo mortis la niĝeria prezidanto Umaru Musa Yar'Adua, kiun dum la lastaj sep monatoj neniu publike vidis. La 23an de novembro 2009 Yar'Adua vojaĝis al Sauda Arabio pro medicina ekzameno, nek transdoninte la povon al la vicprezidanto, Goodluck Jonathan [gudlak ĝónatan] (kies antaŭnomo signifas „bonŝanco”), nek oficiale informinte la niĝerian senaton (parlamenton), ke li vojaĝos.

Rezultis politika lukto inter subtenantoj de la prezidanto kaj de la vicprezidanto. Eksaj militantoj, kiujn Yar'Adua pardonis post jaroj de bataloj kun la federacia registaro, ĵuris denove ekmiliti, se oni ne transdonos la povon al la vicprezidanto.

Por solvi la problemon la niĝeria parlamento permesis, ke Jonathan fariĝu provizora prezidanto. En februaro Yar'Adua sekrete revenis al Niĝerio, sed neniu, krom kelkaj islamaj kaj kristanaj klerikoj, ricevis la permeson de lia edzino Turai viziti la prezidanton.

Nobel-premiito

Dume malvere raportis amaskomunikiloj pri la sanstato de Yar'Adua. Multaj homoj, inkluzive de la sola niĝeria Nobel-premiito Wole Soyinka, protestis kontraŭ la registaro kaj la konduto de la edzino de Yar'Adua. Estis eĉ raportite en januaro, ke la prezidanto mortis. Tiamaniere, antaŭ la vera morto, provis okupi plej altajn registarajn poziciojn politikistoj de la nordaj regionoj.

Premate de la norduloj, la provizora prezidanto fine eksigis la tutan ŝtatan ekzekutivon enpostenigitan de Yar'Adua. Tial ministran postenon ricevis nevo de Yar'Adua.

Jonathan estas jam inaŭgurita kiel 14a prezidanto de Niĝerio. Iama universitata lekciisto, li fariĝis vicestro de Bayelsa-ŝtato en 1999 kaj poste, pro la korupto de la ŝtatestro, ties posteulo. En 2007 Yar'Adua elektis lin vicprezidanto.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Misteroj

Ne malmultaj aferoj en la mondo estas misteroj por mi, ekzemple en fiziko. En la gimnazio kaj dum studado mi ĉiam havis sufiĉe da problemoj por kompreni ties karakteron kaj ĝiajn detalojn. Ĝis hodiaŭ mi miras pri multaj facetoj de fiziko.

Kun intereso tamen mi sekvis la instaladon de la esplorcentro CERN en Ĝenevo. Daŭris tre longe, ĝis fine ĝi vere funkciis; la mondo jam ridis pri la dum longa tempo vanaj klopodoj de tieaj fizikistoj realigi la projekton. Nun tamen ĝi marŝas. Temas pri tiel nomata partikloakcelilo, la plej granda iam ajn konstruita de homoj. En la maŝino oni pelas protonojn per rekordaj rapidegoj tra ronda tunelo por tiel esplori la estiĝon kaj strukturon de la universo. La esplorprojekto kostas tre, tre multe. Sole la konstruado voris tri miliardojn da eŭroj. Kaj kompreneble la salajroj de la partoprenantaj sciencistoj kostas multe. Ĉu kelkaj rekordrapidaj protonoj pravigas tian koston? Kaj kiun gajnon tio eble alportos?

Nu, oni eble vidu la rilatojn al aliaj grandaj kaj gravaj esplorkampoj, ekzemple astronomio, genetiko aŭ spacveturado. Montriĝas, ke modernaj teleskopoj, kiujn oni instalas en la spaco, laŭ la kostoj estas kompareblaj kun CERN. Pri teleskopoj neniu plendas, ĉar esplorado de la spaco estas ĝenerale homa intereso. Sed por vere kompreni la strukturon de la universo, supozeble oni bezonas ambaŭ sferojn, la makrokosmon kaj la mikrokosmon. Kaj la kosto de CERN relativiĝas draste, se oni komparas la plej grandan impostmalŝparon de la lastaj jardekoj: la internacian kosmostacion. La scienca valoro de tiu orbita loĝokontenero estas bagatela kompare kun ekkonoj per teleskopoj, marsrobotoj kaj do partikloakceliloj. Ses provizoflugoj per la kosmopramo kostas same multe kiel la nova akcelilo de CERN. Ni ne scias, kiujn rezultojn ĝi vere alportos. Sed jam nun kelkaj inventaĵoj ligitaj al ĝi estas utilaj, ekzemple la sensoroblatoj en ciferecaj kameraoj.

En 1992 oni ĉe CERN inventis la tutteran teksaĵon – kiu ja memoras tion? Ĝenerale validas por fiziko: oni devas multon elprovi, eĉ se nur iuj aferoj vere estos utilaj. Ni prenu la relativecteorion de Einstein [ajnŝtajn]. Li ne elpensis ĝin, por ke hodiaŭ aŭtomobilistoj helpe de navigaj sistemoj povu trovi siajn celojn. Sed sen la formuloj de Einstein ni ne havus tiajn praktikajn birilojn. Ni do trankvile atendu la esplorojn en Ĝenevo; supozeble ili ne estos vanaj.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trajne al Baltio

En majo 2010 en la eta litova-pola limpunkto Mockava ekis internacia projekto nomata „Rail Baltica”, kies celo estas per eŭropdimensia fervojo kunligi la baltan regionon – Litovion, Latvion, Estonion – kun okcidenta Eŭropo. Tiu ideo jam delonge flirtis en la kapoj de la regionaj aŭtoritatuloj kaj instancoj de Eŭropa Unio, sed fina decido venis nur nun.

Por trajne kunligi Baltion kun la cetero de Eŭropo oni finfine decidis ne konstrui novan fervojon, sed rekonstrui la malnovan, konstruitan dum la sovetia periodo. Pavel Telička, la kunordiganto de la projekto, klarigis, ke la unua etapo de la projekto devas finiĝi en la jaro 2014. La nova eŭropa fervojlinio iros kune kun la sovetia larĝtraka. La unua etapo kunligos la limurbeton Mockava kun Kaunas, la dua urbo de Litovio. Nur en la lokoj, kie tio montriĝos neebla, estos konstruata nova parto. Tiel la kostoj de la projekto falis de la antaŭe planitaj 580 milionoj da eŭroj ĝis 232 milionoj. 27 % de la necesaj monrimedoj liveras Eŭropa Unio.

La projekton kune realigos poloj kaj estonoj. Estonte la fervojo, parto de la tuteŭropa transport-reto TEN-T, kunligos la tri baltajn landojn kaj kondukos ĝis Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando. Rail Baltica unue kontribuos al la ekonomia kresko de la regiono kaj nur poste utilos al pasaĝera trafiko. Komence la rapido de la ŝarĝtrajnoj estos nur ĉirkaŭ 90 km/h.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pavel Telička, diplomato kaj eŭropokrato

Pavel Telička naskiĝis en 1965 en Vaŝingtono en la familio de ĉeĥoslovaka diplomato. Li laboris dum pluraj jaroj en la ĉeĥoslovaka, poste ĉeĥa ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj estis la ĉefa intertraktanto dum la proceduro de la aliĝo de Ĉeĥio al Eŭropa Unio. En 2004 li dum mallonga tempo estis eŭropa komisionano. Poste li aktivis kiel konsilisto pri eŭropaj aferoj.

Ĉar la komplika projekto Rail Baltica nur pene progresis, Telička en 2007 estis nomumita kiel ĝia kunordiganto.

RR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova politika erao

Post 60 jaroj Britio havas denove koalician registaron. Tutlandaj elektoj, okazintaj en majo, liveris parlamentan plimulton nek al la reganta Laborista Partio nek al la ĉefopozicia Konservativa Partio. Sekvis kvar tagoj da diskutoj, konjektoj, proponoj kaj kontraŭproponoj, ĝis fine estas anoncite, ke la nova registaro konsistos el koalicio inter la Konservativa Partio kaj la Liberal-Demokrata Partio.

En multaj eŭropaj landoj normalas elektoj, kiuj ne liveras klaran, unupartian registaron. Same normalas koalicioj. En Britio, tamen, jam de pli ol duonjarcento – krom kelkaj neformalaj interkonsentoj – regis landnivele aŭ la Laborista aŭ la Konservativa Partio sen helpo de triaj, pli malgrandaj partioj.

Nur ekzemple en Skotlando kaj Kimrio troveblis en la tieaj t.n. parlamento kaj asembleo koalicioj. Ĝenerale, tamen, britoj ne komprenas, kaj pro nescio malfidas, koaliciojn. Britoj do nun miras, ke kandidatoj, kiuj akre kritikis unu la alian dum elekto-kampanjo, nur kelkajn tagojn poste kolege kaj kune staras, ŝultre-al-ŝultre, por prezenti komunan platformon al la publiko.

Verda Partio

En la elektoj gajnis la Konservativa Partio kun 36,1 % de la voĉoj 306 parlamentajn seĝojn: necesas 325 por akiri plimulton. La Laborista Partio ŝrumpis kun 29 % al 258 seĝoj. La Liberal-Demokrata Partio kun 23 % rikoltis 57 seĝojn. Aliaj partioj, ekzemple kimraj, skotaj kaj nord-irlandaj, gajnis la aliajn seĝojn. Unuafoje, krome, venkis kandidato de la Verda Partio. Kia kontrasto kun la situacio antaŭ unu jaro, kiam ĉiu prognozis lavango-venkon por la konservativuloj.

Rimarkeblas, ke mankas proporcia reprezentado en Brito (almenaŭ por landaj elektoj). Ekzemple, la elcentaĵo de la voĉoj por la liberal-demokratoj ne spegulas la relative mizeran nombron de parlamentanoj. Notindas, cetere, ke dum la konservativuloj – kompare kun la lastaj tutlandaj elektoj – pligrandigis sian elcentaĵon de la voĉoj per 3,8 % kaj gajnis tiel 97 novajn deputitojn, la liberal-demokratoj, kies elcentaĵo kreskis je 1 %, perdis kvin deputitojn.

Akre mokata

La rezultoj prezentis dilemon al la estro de la Liberal-Demokrata Partio, Nick Clegg [nik kleg]. Tradicie, tiu ĉi maldekstra-centra partio – parenteze dum jardekoj akre mokata de la du pli grandaj partioj – sentis sin pli komforta kun la teorie maldekstra sed praktike dekstra-centra Laborista Partio. Sed subite ĝi trovis sin svatata de du rivaloj, ambaŭ pretaj kompromisi kaj dolĉigi siajn politikojn laŭ liberal-demokrataj gustoj.

Tamen verdire, pro la malforto de la Laborista Partio – elĉerpita kaj malpopulara post 13 jaroj da povo, unue sub Tony Blair, laste sub Gordon Brown – Clegg apenaŭ povis trafi alian decidon ol akcepti la manon de la dekstrema konservativa partio estrata de David Cameron [kámeron].

Ministraj postenoj

Tial Cameron, subtenata de la liberal-demokratoj, fariĝis la 52a brita ĉefministro kaj la plej juna – 43-jaraĝa – jam de 200 jaroj. Vicĉefministro fariĝis Clegg. La kabineto konsistas ĉefe el konservativuloj; tamen kvin liberal-demokratoj ricevis altajn ministrajn postenojn.

Tiamaniere, malgraŭ konsterniĝo inter liberal-demokratoj, ke ilia maldekstrema partio kunlaboras koalicie kun dekstra konservativa reĝimo, estiĝas tamen esperoj, ke la partnero-partio bremsos kaj centrigos la ekscesojn de kelkaj en la kabineto de Cameron. Pozitivas la unuaj indikoj: la konservativuloj akceptis kelkajn politikojn de la liberal-demokratoj kaj promesis esplori pli proporcian voĉdonan sistemon. Ambaŭ partioj konsentis, ke la ĉefa kaj plej urĝa tasko koncernas la malforton de publikaj financoj kaj la ankoraŭ feblan britan ekonomion.

Ŝati kaj aprobi

Britio eniras epokon de necerto. Necerto pri la koalicio – ĉu ĝi kolapsos, ĉu ĝi eltenos – kaj necerto pri la rimedoj necesaj por sanigi la ekonomion. Se la koalicio kune kaj efike solvos la problemojn frontantajn la landon, povas esti, ke britoj lernos ŝati kaj eĉ deziri ĉi tiun novan politikan kunlaboremon.

Se ne, la liberal-demokratoj estos sendube kulpigitaj pri la fiasko. La iamaj svatintoj, mielvortaj kaj promesplenaj, fariĝos denove la mokantaj, viplangaj tiranoj de antaŭe: la partio, jam streĉata pro sia iom ŝoka apogo de dekstrema konservativa „malamiko”, estos pistita ĉe la venontaj elektoj en 2015. Tamen intertempe britoj ĝuas – iom nervoze – ĉi tiun novan politikan spektaklon.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kuraĝu malobei!

Ne nur gelernantoj kaj gepatroj sed ankaŭ sciencistoj postulas bazajn ŝanĝojn en la kleriga sistemo de Germanio. Tamen la respondeculoj rigide rezistas ŝanĝojn kaj defendas instruan strukturon enkondukitan antaŭ 200 jaroj por certigi, ke sociaj klasoj restu apartaj, tiel ke nobelaj, riĉulaj kaj altrangulaj idoj ne kontaktu proletajn infanojn.

Karakterizaĵo de la germana lerneja sistemo estas tre frua kaj ripeta disigo de la infanoj, krome nesufiĉa financado, nekontentigaj rezultoj kaj sociala determineco. UN-komisaro Vernor Muñoz [munjós] taksis la situacion peko kontraŭ la homaj rajtoj: la selekta lerneja sistemo diskriminacias infanojn de malriĉuloj kaj migrintoj kaj eĉ handikapulojn.

Do, en Germanio, je la aĝo de naŭ jaroj, infanoj estas disigataj en plurajn diversvalorajn klerigajn sistemojn: popollernejo, mezlernejo kaj gimnazio. Handikapuloj kaj tre malbone progresantaj lernantoj estas izolataj en apartaj lernejoj.

Sindikato

Tiu situacio instigis la instruisto-sindikaton riski eksperimenton. Ĝi organizis filmserion „La estonta lernejo – ekzemploj de pli bona lernado”. Dek filmoj montris aktualajn problemojn, analizis kaŭzojn kaj montris manierojn, kiel lernejoj povus esti demokrate organizitaj, kaj kiel lernado povus memrespondece kaj efike okazi.

La serio komenciĝis per premiita filmo Der Die Das de Sophie Narr [sofi nar]. Por kompreni la titolon, nepras scii, ke en la germana ĉiu substantivo havas gramatikan genron. Ne facilas diveni la genron de vorto, eĉ por denaske germane parolantaj. Infanoj el diversaj kulturoj en la unua lerneja klaso stumblas je tiu problemo. Akre la instruistino demandas ĉe ĉiu vorto: „Der? Die? Das?” La reĝisorino observadis dum pli ol unu jaro kvar infanojn kaj filme dokumentadis iliajn apogojn, klopodojn, penojn, malsukcesojn, kverelojn, suferojn, humiliĝojn. La filmo bonege montras la emociajn ŝarĝojn.

Emocioj

Tamen en plena klasĉambro ne estas loko por emocioj. Ĉiutage la infanoj batalas por akomodo, konformiĝo, laboro, sukceso. Ĉiu batalas solece. La filmo senvorte demandas: Kiel statas socio, kiu sufokas la scivolemon, entreprenemon kaj kreemon de siaj infanoj, ĉar ĝi ne disponigas tempon kaj spacon subteni, stimuli kaj progresigi ilin?

Alia filmo montris kiel nova direktorino ĉe alia lernejo provis ŝanĝi malnovajn kutimojn. Enja Riegel [rigel] forigis murojn por krei lokojn, kie okazis libera lernado. Parte ŝi rezignis pri notoj. Lernantoj mem lernis sin pritaksi kaj atestoj detale priskribis lernadon. Lecionoj laŭ instruplana priskribo okazas nur dum duonjaro.

Dum alia duono la infanoj ĝuas diversajn aktivecojn: preparo de publika teatraĵo, ekskursoj, projektoj. Kreskis la sukcesoj de la lernantoj – kaj samtempe kreskis la konsento de la instruistaro, kiu unue kontraŭis la ŝanĝojn.

Aŭtonomio

Filmo pri „tuttagaj lernejoj”, kie infanoj studas tuttage kaj tie tagmanĝas, montris malglatan evoluon. Nun oni konsideras tuttagajn lernejojn necesaĵo, por ke infanoj komune ĝuu diversajn edukajn eblojn. Tamen pro la aŭtonomio de la germanaj federaciaj ŝtatoj pri instruado ekzistas malsamaj lernejaj sistemoj.

En la filmserio estis prezentataj lernejoj ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple Skandinavio. Dum en Germanio oni elspezas instrucele 4,8 % de la malneta enlanda produkto, en Islando oni elspezas 8,0 %, en Svedio 6,3 % kaj en Finnlando 5,8 %. Videblis lernejoj ankaŭ en Israelo kaj en Usono. En ambaŭ landoj ekzistas lernejoj, kie infanoj mem organizas sian studprogramon aŭ eĉ havas la rajton maldungi siajn instruistojn. Ĉe la usona lernejo, malgraŭ – aŭ pro – la libereco, 80 % de la lernejanoj iras universitaten. La tiea metodo sekvas la naturan scivolon kaj lernmanieron de homoj. Ĝi estigas prudentan ordon per ekzemplodona vera demokratio. Rezultas memkonsciaj, decidkapablaj kaj respondecemaj homoj.

Reglamentoj

Leviĝas la demando, kiam en Germanio okazos ŝanĝoj tiudirekten. La respondo: Ne sufiĉas atendi politikistojn. Oni mem agu. La iniciatema direktorino, Enja Riegel, konsilis: „Kuraĝu malobei reglamentojn kaj inĝenie interpretu instruprogramojn”.

La filmoj kaj diskutoj montris, ke necesas alia koncepto, alia socia kulturo. Necesas reciproka respekto kaj estimo. Instruado estas ofte misinterpretata kiel profesia klerigo. Ekonomieca vidmaniero reduktas la instruadon ĝis la postuloj de industrio, komerco ktp, kiuj konsideras nur laborfortojn, ne valorajn junajn homojn. Tamen instruado gravas, ĉar infanoj estas la fundamento de la estonteco.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Perversa pedagogio - drameca didaktiko

Jen konciza unuakta drameto kun nur tri roluloj. La unua – iu ŝajne milda erudicia profesoro kun signifa reputacio, kiu akceptas lernantojn unuope en sia hejmo, la dua – lia dommastrino kaj la tria – juna studentino, kiu fariĝas nova lernanto ĉe la profesoro.

La komencaj paĝoj de la verko donas enscenigajn instrukciojn kaj gvidon por la aktoroj kiel prezenti kaj modifi la personecojn de la roluloj dum la dramo. Sekve, se vi legas la verkon en libra formo, vi jam havas ideon pri la verŝajne atendebla misiro de eventoj. Spertante la verkon kiel spektanto en teatro, tiuj informoj fariĝos (en lerta surscenigo!) nur laŭgrade evidentaj al vi dum la disvolviĝo de la drameto. Se vi konas la verkiston, vi tamen havas antaŭsuspektojn pri la atendeblaj bizaraĵoj!

Oni scivolas, ĉu celo de la aŭtoro estis fakte moki iujn troigojn kaj kritikindaĵojn de la tiama instruado aŭ simple krei teatraĵeton plena je absurdaĵoj, logikaj kontraŭdiroj kaj kalemburoj. Ni supozu, ke li efektive volis kritiki la instruadon – jen instruisto, kiu plene ignoras la bezonojn aŭ dirojn de la lernanto, kiu turnas la nociojn de motivigo al lerndeziro sur sian kapon, mortigante anstataŭ spronante tion; kiu kreas malfacilaĵojn, kie ili ne devus ekzisti por aspektigi la lernadon apenaŭ sekvebla mistika procezo kaj diras nekompreneblaĵojn, kiuj levas harfendaĵojn ĝis la nivelo de vivnecesaj lernaĵoj.

La servistino envenas de tempo al tempo, dirante zorgigajn avertojn, kiuj pruviĝas ĉiam pli trafaj. La kulmino okazas, kiam la profesoro – kiel bone dresita Cseh-instruisto – prenas fizikan objekton por klarigi sian tezon. Tiu objekto fakte estas minacilo, kies precizan tipon ni ne malkaŝos, kiel same la teatraĵan finon. Ege defia tradukotasko – lerte plenumita, kune kun adaptetoj por konvenigi la verkon por esperantista publiko. Se la verko abunde legiĝos, ni devas timi pri la varbsukceso ĉe estontaj kursoj de ILEI.

Stefan MACGILL
Eŭgeno Ionesco (1909-1994): La leciono (1950). El la franca tradukis Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. Eld. La KancerKliniko, Thaumiers, 2010. 50 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Parado de toleremo

Unuafoje paradis en Litovio samseksemuloj. Jam de longe ne kuraĝis la instancoj permesi eventon tian, timante malaprobon kaj kontraŭstaron, sed fine okazis en majo la aranĝo „Por la egaleco”.

Partoprenis la paradon en la ĉefurbo Vilnius ĉirkaŭ 300 homoj. Ĝin salutis la sveda ministrino pri EU-aferoj, Birgitta Ohlson, kaj membroj de la eŭropa kaj litova parlamentoj. Ili substrekis la gravecon de la evento rilate defendadon de homaj rajtoj en Litovio.

Kolbasetoj

Anocis afiŝoj: „Kial mia amo kaŭzas vian malamon?”, „Por familia diverseco” kaj „Amo ne konas seksojn”. Gardis la paradantojn ĉirkaŭ 800 policistoj kontraŭ tiuj, kiuj krie esprimis sian koleron kaj ĵetis botelojn, kolbasetojn, kaj eĉ fumo-bombon. Du parlamentanoj saltis super barilo kaj atakis paradantojn. La polico arestis entute 19 agresintojn.

Kelkdeko da homoj esprimis sian malkontenton ĉe la katedralo de Vilnius, kie ili preĝis „por savi Litovion”. Alia petis la demision de la urbestro de Vilnius. Leviĝas do la demando, ĝis kiu grado Litovio fakte toleremas.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova vento

Trablovas Hungarion nova politika vento. Parlamentaj balotoj en aprilo forbalais ok jarojn da socialista regado. La malvenkon kaŭzis ne nur la ekonomia krizo sed ankaŭ korupto.

En la unua balot-rondo laŭ lista sistemo la dekstruloj ricevis 53 % de la voĉoj kaj samtempe grandan parton de la individuaj kandidatoj. En la dua rondo ili ĉie venkis krom en tri seĝoj. La nova ĉefministro fariĝis Viktor Orbán, kiu ĉefministris inter 1998 kaj 2002.

Ciganoj

Lia partio rajtas ŝanĝi ĉiujn leĝojn, eĉ la konstitucion, ĉar ĝi disponas pri necesa plimulto. Ŝanĝoj, tamen, ne solvos ĉiujn problemojn. Unu el tiuj koncernas ciganojn. Nova kaj ekstrema partio, Jobbik, kampanjas kontraŭ ciganoj. Orbán nepre solvu la cigano-problemon ĉar, se ne, Jobbik plifortiĝos.

Tamen la plej granda tasko estas solvi la financan krizon. Laŭ plej freŝaj sciigoj la lando jam iomete eliris la krizon, sed senlaboreco restas alta (11 %), kaj same la internacia ŝuldo. Orbán havos ankaŭ alian taskon. En la sekva jaro li estos laŭvica prezidanto de Eŭropa Unio. Tial Hungario devas prezenti laŭeble plej bonan profilon al la eŭropaj politikistoj.

Karlo JUHÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Karlo Juhász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kompenso rel-ativa

Kompensi pasaĝerojn pro trajn-malfruiĝoj celis la aŭstra parlamento per leĝo aprobita en marto. Tio signifas, ke en la lastaj monatoj amase staras homoj ĉe la giĉetoj de Aŭstraj Federaciaj Fervojoj (AFF). Ĉiam pli da pasaĝeroj – ĉirkaŭ 1000 monate – postulas repagon de sia mono. Tion kaŭzis malfruiĝoj ĉefe en longdistanca trafiko: ĉiu kvara trajno ne akuratas. Tamen nur duono de la plendoj estas validaj.

En mallongdistanca trafiko kompenson ricevas nur posedantoj de jarbiletoj. Mono estas repagita, se ĉe iu linio dum unu monato pli ol 10 % de la trajnoj malfruas je almenaŭ 5 %. Pasaĝeroj aŭtomate ricevas 10 % de la monata biletprezo. La fervojo ne repagas monon, se ĝi ne respondecas pri la malfruiĝoj, ekzemple okaze de naturkatastrofo.

Rezigni

Alimaniere funkcias kompensoj ĉe longdistanca trafiko. Pasaĝero ricevas 25 % de la biletvaloro, se la trajno malfruiĝas je 60 minutoj. Ĉe malfruiĝo de 120 minutoj la repago estas 50 %. Se la malfruiĝo okazas antaŭ la veturkomenco, oni povas rezigni kaj rericevi la tutan veturprezon.

Se la veturo pro malfruiĝo iĝas sensenca, oni povas veturi per alia trajno aŭ ricevi la biletvaloron. Ĉe iuj cirkonstancoj la fervojoj pagas ankaŭ taksion aŭ tranokton en hotelo. La celo de AFF en tiu trafikspeco estas atingi 80 % de akurateco.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Decido ekzamenata

Magistriĝontoj ĉe albanaj universitatoj devos trapasi ekzamenon pri la angla lingvo, decidis lastatempe la albana registaro. La angla, laŭ la albana ĉefministro Sali Berisha – cetere honora prezidanto de albanaj anglemuloj –, ludas „ĉiam pli gravan rolon en internaciaj aferoj”.

Forte kontraŭis la decidon universitataj instruistoj kaj aliaj. La decidon ili taksis absurda, atentigante, ke pli ol 95 % de la magistriĝontoj sin okupas per albanlingvaj kaj enlandaj aferoj. Cetere ili ofte jam scipovas fremdajn lingvojn, investinte tempon kaj monon. Unu el la kritikantoj eĉ aldonis, ke la ĉefministro mem trapasu la ekzamenon, ĉar tiu ne flue parolas la anglan.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Suferas la ĉevaloj

Malsatstrikas membroj de la opozicia albana socialista partio, stariginte tendaron inter la ĉefministrejo kaj la parlamentejo en Tirano.

En la tendaro enfermis sin 200 homoj, inkluzive de 20 deputitoj de la partio estrata de Edi Rama. La malsatstrikantoj postulas, ke oni malfermu balotilujojn de la elektoj de junio 2009, kiam ambaŭ ĉefaj partioj gajnis preskaŭ saman nombron de sidlokoj en la parlamento.

Rezultoj

La Demokratoj, nun regantaj kun socialista frakcio, kontraŭas, dirante, ke la rezulton jam konfirmis la koncernaj juĝejaj instancoj. La Demokratoj timas, ke, malferminte la ujojn, oni trovos, ke la rezultoj de la balotoj estas manipulitaj.

Kelkaj strikantoj jam forlasis la tendaron pro sanaj kialoj. Intertempe la striko damaĝas la reputacion de Albanio en Eŭropa Unio, lezante la aspirojn de albanoj libere moviĝi tra EU. Laŭ popola proverbo: „Kiam la ĉevalistoj kverelas, suferas la ĉevaloj”.

.
Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vestaĵa verdikto

En pluraj municipoj de Belgio, ekzemple en Antverpeno kaj Gento, jam de multaj jaroj ekzistas leĝo, kiu malpermesas la portadon de vestaĵoj, kiuj malebligas tujan rekonon. Nur dum la tagoj ĉirkaŭ karnavalo la urbestroj kutimas provizore nuligi tiun malpermeson.

En aprilo la federacia Ĉambro de Reprezentantoj ĝeneraligis tiun leĝon kaj validigis ĝin por la tuta teritorio. Laŭdire Belgio estas la unua ŝtato, kiu tiel malpermesas maskojn en la publika vivo. La propono pri ĝeneraligo venis de la valona partio Movado Reformisma (MR) kaj estis preskaŭ unuanime akceptita.

Armilo

La propono estis argumentita plurmaniere. Unue konstateblas ĉiam pligrandiĝanta krimado fare de maskitaj personoj. Per la nuna leĝo la polico rajtas tuj aresti maskiton kaj ne devas atendi, ĝis tiu efektive elprenos armilon de sub la vestaĵoj. Tiun unuan argumenton ŝajne neniu kritikis, sed la dua argumento vekis pli da emocioj.

MR klarigis, ke persono, kiu portas maskon, „lezas la fratecon”. La partio per tio sekvas la ideojn de Élisabeth Badinter, franca verkistino kaj edzino de eksministro pri justico. Laŭ ŝi la portantoj de masko arogas al si la rajton observi la aliajn, sed ne povas esti mem observataj kaj do kondutas „nefratece”.

Entrudo

Klaras, ke la unua argumento – sekureco – rilatas al la tuta socio, sed la dua argumento – nefrateco – povas esti konsiderata entrudo en la privatan vivon de parto de la islamanoj, nome tiuj, kiuj portas burkon (eksteran vestaĵon tute kovrantan la korpon, kun malgranda aperturo por la okuloj garnita per reto) kaj nikabon (similan vestaĵon, kiu almenaŭ lasas videblaj la okulojn). Pro tiu dua kialo la nova leĝo en la islama mondo estis tuj baptita „burko-malpermeso”.

Pluraj ekstremismaj islamaj grupoj jam sciigis, ke ili inundos Belgion per atencoj, se la leĝo ne estos nuligita. Iuj eĉ pli forte esprimis sin. Abu Imran de Sharia4Belgium diris: „Ni ne dormos, antaŭ ol la islama flago flirtos super la belgaj reĝa palaco kaj parlamento.”

Debatoj

Ankaŭ en la parlamentaj debatoj mem apenaŭ estis diskutata la sekureca flanko de la nova leĝo (kvankam estis menciate, ke en Francio bankŝtelistoj estis vestitaj en burkoj), sed ĉefe la malpermeso de burkoj kaj nikaboj en la belga publika vivo. Kiel dirite, ĉiuj partioj apogis ĝin, sed ne ĉiam per la samaj argumentoj.

Bart Somers (flandraj liberaloj) ŝatas la novan leĝon, ĉar ĝi respektas la dignon de ĉiu individuo kaj ne devigas la virinojn tutvive promeni en karcero. Eric Thiébaut (valonaj socialistoj) nomis la malpermeson „pledo por la homaj rajtoj kaj rifuzo neglekti la virinojn”.

Edzinoj

Zoé Genot kaj Fouad Lahssaini (valonaj verduloj) sin esprimis pli nuance. Ili nomis la leĝon superflua. Kvankam ili voĉdonis por la leĝo, ili timas, ke la sola sekvo estos, ke la viroj, kiuj nun devigas siajn edzinojn porti burkon aŭ nikabon, nun komplete malpermesos al ili forlasi la domon.

Dume estas klare, ke tiu nova leĝo influos ne nur la etan belgan ŝtaton. Multaj aliaj landoj rigardas ĝin kiel teston, antaŭ ol priparoli similan leĝon en siaj propraj parlamentoj.

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Energiaj ciferoj

Flandrio konsumas jare la ekvivalenton de sep tunoj da nafto por ĉiu loĝanto. En Nederlando tio estas nur kvin tunoj, en Germanio nur kvar kaj en Francio iom pli. Tiuj ciferoj ne donas bildon pri la konsumado de individuoj, sed enkalkulas industriojn, kiuj koncentriĝas en Flandrio kaj do kreskigas tiun ciferon.

Tamen la flandra medioadministrado substrekas, ke Flandrio havas multe da malbone izolitaj domoj. Kiu foje rigardas noktajn bildojn en Google earth krome malkovros la lumomakulon de Belgio pro senkompara iluminado de aŭtovojoj. Oni taksas, ke jam la lumigo de publikaj vojoj konsumas 480 miliardojn da vathoroj.

Najbaroj

Energikonsumado pli forte kreskis en Flandrio ol ĉe ĝiaj najbaroj. Por duobligi sian produktadon inter 1990 kaj 2007 ĝi konsumis 43 % pli da energio. En la sama periodo Nederlando bezonis pliajn 15 % kaj Britio nur 2,7 %. Germanio konsumis eĉ 3 % malpli. La germana industria federacia lando Nordrejno-Vestfalio, komparebla kun Flandrio, bezonis nur 17,8 % pli da energio.

La eŭropan rekordon tenas Luksemburgo, kiu konsumas 9,1 tunojn por ĉiu loĝanto. Sed tiu cifero donas falsan bildon kaj nur parte rilatas al la propra konsumado. En Luksemburgo, naftoproduktoj kostas konsiderinde malpli ol en najbaraj landoj pro malpli altaj impostoj. Rezulte, ĉelimaj loĝantoj de Belgio, Francio kaj Germanio kaj trafikantoj, kiuj traveturas la landon, plenigas la benzinujojn de siaj veturiloj en Luksemburgo.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sukcesa senpaga transporto

Dankon pro la aperigo de la artikolo „Senpaga transporto danke al loĝantarkonsciiĝo” (MONATO 2010/3, p. 18-19). Post unu jaro da funkciado oni konstatas, ke la nombro de vojaĝantoj altiĝis je 71 % (planitaj estis +50 % post du jaroj). Eĉ la lernejanaj aŭtobusoj iĝas pli sukcesaj: +20 %; necesis aĉeti 18 pliajn aŭtobusojn. La publika investo sumiĝas je 1,1 milionoj da eŭroj, al kiuj kontribuis retropago de la entreprenoj. Kalkulita estas nur la publika investo, ne la ŝparo fare de la uzantoj, nek la gajno por la medio.

Renée TRIOLLE
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri regionoj: unu eraro

Nome de la germanlingva komunumo de Belgio mi dankas al MONATO, ĉar ĝi tiel konsiderinde grandigis la germanlingvan teritorion ... (MONATO 2010-6, p.12) sed ĉu la loĝantoj de la nederlandlingva municipo Voeren estos kontentaj, pro tiu aneksado al la germana teritorio?

Jean Pierre VANDENDAELE
Eupen, germanlingva Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Pierre VandenDaele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Paradoksa aserto

Ĉu ne paradoksas aserti, ke pedofilio okazas ĉefe interne de familia rondo kaj samtempe sugesti la abolon de la sacerdota celibato kiel solvon al la plago de pederasteco en la katolika eklezio? Pluraj patroj, fratoj, avoj sekse perfortas infanojn, kvankam ili havas edzinojn, amatinojn kaj prostituitinojn je dispono.

Envere pedofilio estas perversa. En la eklezio ne estu spaco por koruptantoj. La solvo ne estas allasi tiajn personojn en diocezajn seminariojn, dotante ilin per supozita, senutila elfluejo. Mi ne estas kontraŭ la eblo havi en la katoliko eklezio geedziĝintajn pastrojn, sed la selektado de novaj sacerdotoj – sendepende de ilia familia statuso – devus esti ege pli severa. Kio gravas estas la integreco de la kandidatoj, kiu devas esti certa, kaj ne ilia civila statuso, kiu ne prezentas garantiojn.

Surprizas min ankaŭ, ke en Germanio oni forlasis kaj ankoraŭ forlasas la katolikan eklezion pro tiu ĉi skandalo. Tio estas kiel ŝanĝi preferatan futbalteamon post unu mizera sezono, post malvenko aŭ malpromociiĝo. Kia kredo estas tiu? Ĉu oni ŝanĝu eklezion, je la unua malfacilaĵo, kvazaŭ estus futbalteamo, biskvitmarko aŭ hararanĝo? Ĉu Jesuo mem sekse perfortis la infanojn? Kial do oni forlasu lian domon?

Roberto PIGRO
Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri regionoj: kelkaj precizigoj

Mire mi legis la artikolon rilate la novan politikan krizon de nia kompatinda lando (MONATO 2010/5, p.12-13). Mi ne konas la fontojn de Ivo Durwael, sed miaopinie nepre necesas aldoni kelkajn precizigojn. Ekzemple, pri la fragmento dediĉita al industrioj, veras ke en la 20a jarcento, ĝis la 50aj/60aj jaroj, Valonio estis forte industriigita, kaj ke pro tio centmiloj da flandroj tien migris por trovi laboron.

Ankaŭ veras, ke poste multaj ekloĝis definitive en sia nova laborregiono. Plie, dum 130 jaroj, je la nomo de la tutlanda solidareco, Valonio kontribuis al la disvolviĝo de Flandrio: disvolviĝo de la havenoj de Antverpeno, Gento kaj Zeebrugge, disvolviĝo de la flandraj aŭtovojoj antaŭ la valonaj ktp.

Tamen, kiam Flandrio poste ekriĉiĝis, ĝi rifuzis preni sur sin siavice la kontribuan rolon, interalie helpante la valonan ferindustrion. Kial tia sendankeco? Mi ĵus legis la opinion de Bart Maddens, politologo ĉe la universitato de Loveno (flandra, do ne suspektinda). Li skribas: „De pli ol ducent jaroj, la flandroj luktas por alkroĉiĝi al siaj lingvo, minoritata, kaj kulturo, malgraŭ tio, ke la franca lingvo, internacia, disvastiĝas pli kaj pli. Eble la flandroj sukcesos bremsi tian movadon, sed neniam ili haltigos ĝin.”

Krome, ĉu iu jam aŭdis valonon ekkrii nepunate, kiel iuj flandroj: „Belgio krevu!”, aŭ vidis iun bruligi la ŝtatan flagon?

Gustave LIGOT
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gustave Ligot el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri regionoj: unu krizo - kelkaj precizigoj (2)

Kiam mi legis en la reago de Gustave Ligot (MONATO 2010/7, p. 6) la frazon „Mi ne konas la fontojn de Ivo Durwael”, mi supozis dubon kaj atendis kritikon. Tamen en la posta alineo mi legis nur aprobojn.

Rilate la montransigojn mi proponas konsulti la studojn de Juul Hannes, liberala emerita profesoro pri ekonomia historio ĉe la universitatoj de Gento kaj Bruselo. Temas pri detalaj esplorado kaj kalkulado pri impostoj en la belga historio surbaze de dokumentoj. Lia konkludo: neniam okazis montransigoj de Valonio al Flandrio. Ekzemple en la periodo 1831-1912 flandro mezume pagis 5,3 % pli da rektaj impostoj ol valono.

Se oni konas tiujn ciferojn, oni povas kompreni la acidan sintenon de la flandroj, kiuj sentas sin melkitaj. Supozeble sinjoro Ligot povus trovi aliajn „kompletigojn” al miaj argumentoj, kaj mi ne dubas, ke post persona interdiskuto ni disirus kiel amikoj, kiel kutime okazas inter flandroj kaj valonoj.

Tamen alarma estas la fakto, ke la politikaj diskutoj inter la du komunumoj tiel polariĝis, ke la federacia registaro ne povis preni necesajn decidojn por alfronti la ekonomiajn problemojn. Post la greka katastrofo la eŭropaj instancoj anoncas, ke ĉiuj landoj de Eŭropa Unio devos efektivigi ŝparojn. Ekonomikistoj en Belgio avertas, ke la politikaj partioj ŝajne ne konscias pri tiu ĉi necesaĵo. La flandraj partioj almenaŭ nun ellaboris planojn, kie oni devos efektivigi ŝparojn, dum tiu temo eĉ ne aperis en la balotaj programoj de franclingvaj partioj.

Ivo DURWAEL
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Barb-ara decido

La urbo Isesaki en la japana gubernio Gunma malpermesis al siaj oficistoj porti barbon. La urbo argumentas: „La oficistoj laboras ne private sed oficiale kiel urbaj dungitoj. Troviĝas urbanoj, kiuj sentas malagrablon pro barbuloj. La urba oficejo estas servilo por urbanoj.”

Tamen la komitatestro pri homaj rajtoj en la gubernia advokataro opiniis: „Bone flegata barbo estas socie agnoskita. Totale malpermesi barbon povas atenci homan rajton.” La malpermeso estas eble la unua tia en Japanio.

Estraranoj

Mi do esploris, kiom da homoj portas barbon. Mi iris al Tokio por ĉeesti estraran kunsidon de la Japana Esperanto-Instituto. Inter 15 viraj estraranoj unu portis lipharojn. Revenante, mi serĉis barbulojn en trajnoj kaj stacidomoj.

En unu trajno mi trovis el 40 homoj unu kun barbo; en alia vagono el 15 homoj neniun. Ĉe stacidoma kajo mi rimarkis unu homon kun lipharoj. Entute el 100 homoj nur tri portis tre modestajn lipharojn aŭ barbon. Vere en Japanio estas tre malmultaj barbuloj.

Razado

Antaŭe ankaŭ mi portis barbon, ĉar ĝenis min ĉiumatena razado. Tiutempe mi ofte spertis, ke, kiam mi parolas kun nekonatoj, aperas timeto sur iliaj vizaĝoj. Tio ne agrablis al mi. Krome mi trovis, ke flegi barbon pli ĝenas ol razado. Do mi rezignis pri la barbo.

Tamen la decido de la urbo Isesaki estas troa. Se la urbo respektas plendojn pri barboj, ĝi cedu al aliaj plendoj, ekzemple pri kalvaj kapoj kaj perukoj. Barbo estas iusence simbolo de libereco, do nun la urbo certagrade subpremas demokration.

HORI Jasuo
Japanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Servo malsana

Laŭ la konstitucio de Ukrainio, ĉiu civitano rajtas ricevi senpagan medicinan helpon en tiel nomataj poliklinikoj aŭ hospitaloj. Tamen evidentiĝas, ke tiu „senpaga” helpo tre multe kostas, ekzemple se okazas operacio.

Nun, pro ukazo de la ministro pri edukado, ĉiu instruisto, ĉu en baza, ĉu en supera lernejo, ĉiujare submetiĝu al kontrolado de sia sanstato. De iu vidpunkto tio pozitivas. De alia, tamen, tio kondukos nur al riĉigo de kuracistoj.

Libervole

Viziti kuraciston kostas tempon (pro longaj vicoj) kaj monon. Cetere, antaŭ ol akcepti novan pacienton, kuracisto devas kontroli, ĉu tiu pagos „libervole” al bonfara fonduso de la koncerna polikliniko.

Ekzistas alia, kontraŭleĝa, vojo. Konato de la kuracisto akceptas monsumon kune kun la sanlibreto de la instruisto. Post iom da tempo revenas la libreto kun laŭe stampitaj paĝoj, kvazaŭ la paciento estus kuraciste kontrolita. Tiel solviĝas la problemo – korupte.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eksiĝo baziĝas sur bazo

Komence de junio la japana ĉefministro Hatojama Jukio eksiĝis post malpli ol unu jaro en sia ofico. Kulpis parte lia nehonesteco rilate privatajn financajn aferojn, parte problemo pri militbazo.

Fariĝinte ĉefministro en septembro 2009, li unue tre popularis. Lian venkon en la deputitaj elektoj en aŭgusto bonvenigis la popolo, kiu suferis pro longdaŭra burokrata politiko de la Liberala Demokratia Partio.

En novembro pasintjare evidentis, ke li ne raportis ĝuste pri siaj posedaĵoj al la ministrejo pri internaj aferoj. Li pretekstis, ke li naskiĝis en riĉa familio kaj ne atentis tiajn aferojn. Tamen jam en oktobro partia sekretario, Ozaŭa Iĉiroo, estis arestita pro kaŝado de mono. Klariĝis, ke la du plej gravaj homoj estas nepuraj pri mono.

Militbazo

Alia problemo koncernis la translokadon de usona militbazo en Okinaŭa. En aprilo Hatojama, dum 10-minuta renkontiĝo kun la usona prezidanto Obama, promesis en du monatoj transloki bazon en la centro de la homplena urbo Ginoŭan, kiu ĉiutage minacis la vivon de la loĝantoj.

Tamen la ĉefministro ŝanĝis siajn ideojn, tiel ke la perfiditaj okinaŭa-anoj eksplodis kun kolerego kaj decidis batali kontraŭ Hatojama kaj lia nova plano. Tiamaniere la ĉefministro, komence tre populara, eksiĝis malpopulare post nur ok monatoj.

Aidoso-pacientoj

Du tagojn post la eksiĝo Kan Naoto estis elektita la 94a japana ĉefministro. La antaŭaj kvin ĉefministroj devenis de politikista familio, sed Kan ne. Naskiĝinte en ordinara familio, li okupiĝis en la civitana movado. En 1980 li elektiĝis deputito. Kiam ministro de bonfarto en 1996, li pardonpetis al aidoso-pacientoj pro la fuŝaĵoj de la registaro.

Ŝajnas, ke li estas originala kaj unika politikisto, do multaj bonvenigas lian ĉefministriĝon. Tamen atendas Kan-on diversaj problemoj, inkluzive de la translokado de la usona bazo kaj de la financa krizo. Kutime popolanoj emas subteni novan kabineton, sed baldaŭ ili sentas sin malesperaj. Ankoraŭ vidiĝos, ĉu tio okazos al la nuna kabineto de Kan.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prudenta decido

Komence de junio solviĝis definitive la 20-jara konflikto pri landlimoj inter Slovenio kaj Kroatio. La registaroj de la du landoj, ne povante interkonsenti, transdonis la problemon al neŭtrala arbitracia juĝistaro. Ties decidon akceptis ambaŭ registaroj, poste ambaŭ parlamentoj. Tamen la slovena maldekstra opozicio postulis referendumon.

La referendumo okazis post dumonata intensa lobiado. La registaro invitis la popolon akcepti la proponon. Sed la plej forta opozicia partio, Slovena Demokratia Partio, gvidata de Janez Janša, lobiis kontraŭ la interkonsento.

Neniu kuraĝis prognozi la rezulton, ĉar esploroj montris, ke proksimume duono de la popolo estas por kaj duono kontraŭ. Tion konfirmis la rezulto. Partoprenis la referendumon 42 % de la voĉdonrajtigitoj: 51,5 % subtenis la proponon, 48,5 % ne.

Blokado

La decido ne nur solvis 20-jaran konflikton, kiu daŭre venenis la rilaton inter la du landoj, sed ankaŭ ebligis al Slovenio rezigni pri blokado kontraŭ kroataj traktadoj kun EU. Sekve Kroatio verŝajne iĝos nova membro de EU post tri aŭ kvar jaroj.

Tio samtempe kondukos iom post iom al la integriĝo de la iama teritorio de Jugoslavio en EU kaj pro tio al longtempa pacigo de la balkana spaco. La komentoj de pluraj eŭropaj politikistoj estis tre pozitivaj. La prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Jerzy Buzek, parolis pri prudenta decido kaj la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Herman Van Rompuy, gratulis la slovenan kancelieron Borut Pahor.

Zlatko TIŜLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tiŝljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Varmo kaj frosto

En la suda hemisfero nun ja estas vintro, evidente tute normala. La temperaturoj en Sud-Afriko dum la futbal-ĉampionado estis agrablaj, tiel ke la piedpilkistoj ne devis multe ŝviti; la spektantoj en la stadionoj jen kaj jen iom frostiĝetis ĉe 15 celsiaj gradoj. Sed tute ne normala ŝajne estis la vintro en la norda hemisfero. En norda Ameriko kaj Eŭropo ĝi estis nekutime malvarma, se oni komparas ĝin kun antaŭaj jaroj. Pri tio oni miris iom kaj reagis preskaŭ histerie (vidu pri la temo, kion mi skribis samloke en la maja numero). Jes, ankaŭ mi miris, ĉar ja dum multaj jaroj ni havis en Eŭropo tre mildajn vintrojn, kion oni klarigis al ni tiel: pro la varmiĝo de la tero sekve de la homfarita klimat-ŝanĝo la temperaturoj kreskis dum la tuta jaro, do ankaŭ dum vintro. Tial ni havis preskaŭ neniajn neĝon kaj froston. Sed nun subite revenis severa vintro, kian mi konis el mia junaĝo. Kio do okazis? Ĉu la klimatologoj eraris aŭ misinformis nin?

Kaj nun mi legis, ke pri la severa vintro tamen kulpas la klimat-ŝanĝo! Mi unue frotis la okulojn, ĉar mi pensis, ke mi mislegis. Ĉu ne estas kurioza sekvo de varmiĝo ĝenerala, ke la vintroj en nia hemisfero fariĝas pli frostaj ol antaŭe? Sed la klarigo de sciencisto James Overland [ĝejms óŭverlend] de la usona veteroficejo NOAA estas relative konvinka: Ĉar en la arkta regiono pli kaj pli degelas la glacio pro la varmiĝo dum somero, la marakvo prenas pli da varmo, tiel ke Arkto dum aŭtuno kaj vintro estas je unu celsia grado pli varma ol antaŭe. Tio ŝanĝas la atmosferan premon: stabila malvarma alt-premo en la nordo ŝovelas sekan arktan malvarman aeron en mezajn latitudojn. Tieajn landojn antaŭe provizis atlantikaj ventoj per malseketa aero, kio rezultigis mildajn vintrojn. Nun Overland, kiu dum jam multaj jaroj observas la klimaton de Arkto, prognozas por norda Ameriko, Eŭropo kaj Azio malvarmajn vintrojn. „Frostaj kaj neĝoriĉaj vintroj estos probable pli regulaj ol esceptaj”, li diras.

Se la klimatologo pravas, pri kio mi ne multe dubas, tio do signifas, ke ni denove bezonos pli multan hejtenergion. Ĉu ni ne estis tre kontentaj, ke pro la mildaj vintroj ni ŝparis nafton kaj gason? Kaj nun tiu stranga inverso! Eble la klimatŝanĝo regalos nin ankoraŭ ofte per surprizoj neatenditaj. Ni vidu, kia estos la somero... Agrablan feriadon!

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tegmentoj te-gol-itaj

En Vieno oni malfermis la unuajn surtegmentajn futbal-ludejojn en Eŭropo. Disponeblas en la urba distrikto Hernals kvar tieaj ludejoj sur sinteza herbo. Similaj tegmento-ludejoj ekzistas ĝis nun nur en Miami kaj Tokio, laŭ informoj de la aŭstra gazetara agentejo APA.

Sur la sama tegmento, kie vintre jam de 100 jaroj staras glitkurejo sur artefarita glacio, nun somere oni ludos futbalon. La ludejoj havas areon de 722 m2 kaj estas ĉirkaŭitaj de altaj kaptoretoj. La futbalistoj povas uzi vestejojn, duŝejon kaj piedpilko-ludonejon. Krome estas starigita futbal-lernejo por trejni gejunulojn.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Post milito, merito

Aperis sur kelkaj mapoj la nomoj de du novaj ŝtatoj: Sud-Osetio kaj Abĥazio. Plejparte, tamen, oni ankoraŭ parolas pri Kartvelio.

En 2008 okazis konflikto en Sud-Osetio, en kiu precipe Rusio partoprenis. Du jarojn poste parolis la prezidanto de Sud-Osetio, Eduard Kokojti, pri sia lando. En intervjuo kun la rusa patriota gazeto Zavtra (Morgaŭ) li diris, ke la fakto, ke kelkaj ŝtatoj, inkluzive Rusion, nun agnoskas Sud-Osetion, realigis almenaŭ parte lian revon pri la osetia gento.

Abiturientoj

„Antaŭ la agnosko de Rusio,” daŭrigis la prezidanto, „la popolo vivis sub daŭra timo pri agreso de la flanko de Kartvelio. Nun, tamen, estas rekonstruata la lando. Kunlaboras rusaj specialistoj por krei lernejojn kaj malsanulejojn, dum abiturientoj el Sud-Osetio studas ĉe prestiĝaj rusaj altlernejoj.”

Helpas la rekonstruadon pli stabila situacio en la regiono. Ĉesis militoj en Ĉeĉenio kaj konfliktoj en Sud-Osetio kaj Abĥazio. Tio ebligos al prezidanto Kokojti plenumi sian politikon pri proksimiĝo al aliaj gentoj. Tamen la rilatoj kun Rusio kolizias kun la ŝtataj interesoj de Kartvelio, kio eble kaŭzos problemojn en la estonteco.

Dmitriy VLASSOV/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitriy Vlassov/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Naŭzita de koruptado

Ne estas nova fenomeno, ke elektantoj per parlamentaj balotoj punas politikistojn pro korupteco. Tio okazas en multaj landoj, laste ekzemple en Britio, kie la laborista partio draste perdis, ĉar ties deputitoj aparte senhonte ekspluatis ŝtatajn subvenciojn por privataj celoj. Sed en landoj, kie demokratio ankoraŭ ne komplete enradikiĝis, korupteco ne nepre kondukas al tia puno. Bulgario ekzemple devis akcepti jam punpagon de Eŭropa Unio (EU), ĉar la registaro ne sufiĉe energie batalis kontraŭ koruptado. En Grekio nelaste pro koruptado la ŝtato finance preskaŭ kolapsis; certe ĝi estas demokratia lando, sed koruptecon ĝi heredis el la epoko de la militista diktaturo.

Parto de la sistemo

Nun tamen en pluraj postkomunismaj landoj okazis, ke regantaj partioj perdis sian potencon, ĉar elektantoj punis ilian koruptecon aŭ ilian nebatalon kontraŭ ĝi; evidente tie koruptado estas ekstreme disvastigita, kvazaŭ estas parto de la politika sistemo, kiel dum komunismo. Ofte estas precipe maldekstraj partioj, do ekskomunistaj, kiuj regis per tiu sistemo. En Ĉeĥio, Hungario kaj Slovakio elektantoj, naŭzitaj pri tio, preferis konservativulojn kaj liberalulojn, kiuj promesis, pli-malpli konvinke, batali kontraŭ koruptado.

Ni prenu la ekzemplon Slovakio. Ĉu povas esti, ke tie unu kilometro de aŭtovojo kostas kvinoblan sumon kompare al Kroatio? La slovaka opozicio antaŭ la balotoj riproĉis tion al la socialdemokrata registaro kaj ankaŭ indikis la kaŭzon: gigantan koruptadon. Post sia venko nun la burĝa kvarpartia registaro havas okazon, agadi pli bone. Batalo kontraŭ koruptado estas unu el iliaj plej gravaj taskoj.

Mizeraj salajroj

Tamen la konduto de la elektantoj iom mirigas, ĉar samtempe kun la promeso batali kontraŭ koruptado, la novaj registaroj devis jam antaŭe anonci ankaŭ, ke la ŝtatoj devos ŝpari. Tio estas sekvo ankaŭ de koruptado, ĉar ĝi ja ekspluatas la ŝtatojn. Tamen civitanoj preferas ŝtatan ŝparadon, probable ĉar ili timas la „grekan vojon”. Sed tio ne estas memkomprenebla, ĉar la ŝparprogramoj ja trafos precipe la plej multajn ordinarajn homojn. Kion oni volas preni de pensiulo, kiu meze ricevas nur 175 eŭrojn kiel en Rumanio? Kaj kion preni de ŝtatoficisto, kiu pergajnas nur ĉirkaŭ 300 eŭrojn kaj tial bezonas duan kaj trian laboron por vivteni sin? Oni do povas kompreni, se estiĝas protestoj. Oni devas atendi socialajn perturbojn en tiuj landoj.

Tamen multaj homoj scias: la planataj ŝparprogramoj estas neeviteblaj. Burokrataro estas tro multnombra, patronado kaj klientismo floras, ekskomunistoj nutras sin reciproke per negocoj kaj subvencioj, partiojn uzurpas lobiistoj (aŭ ili mem eĉ fondas partiojn). Koruptado ne malkreskas interalie pro tro malaltaj salajroj en publikaj sektoroj. Ĉio ĉi daŭre malhelpas konstruadon de demokratio kaj merkata ekonomio. Ĝi malfaciligas ekonomian agadon kaj fortimigas investantojn, kvankam tiujn ĉi interesas la regiono pro ties kvalifikitaj laborfortoj.

Heredaĵo komunisma

La kerno de la problemaro estas la manko de konscio pri maljusteco. La mizeran heredaĵon de komunismo oni ne povas simple ekstermi dum 20 jaroj. Realigo de juroŝtato tial estas unu el la plej urĝaj taskoj de la registaroj tie. Ankoraŭ rezidas en justicoficoj tro multaj „iamaj kamaradoj”. Procesoj daŭras tro longe, en multaj okazoj oni tute ne komencas ilin – terura miscirkonstanco. En pluraj landoj oni ankoraŭ neniam akuzis gravulon, spite al evidenta suspekto.

Sed eble tio baldaŭ ŝanĝiĝos. Juna generacio komencis anstataŭi la politikan klason de la transira periodo. Demando estas tamen, kiom stabila estos tia evoluo. Sed ni konsciu pri la historia dimensio de tiu ĉi demokratiiga procezo. Ni do havu paciencon. Decidaj ŝanĝoj unue devas okazi en la konscio de la homoj, ĝis ili realiĝos en politikaj diskutoj, en ĉiutagaj publika vivo kaj en ekonomio. Sed ŝajnas, ke tia konsciiĝo nun estas sur bona vojo. Ni do esperu, en la intereso de la homoj, de ni ĉiuj.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Geja paro en Malavio

En majo 2010 subite fariĝis tutmonda novaĵo: geja paro en Malavio, Steven Monjeza (26-jara) kaj Tiwonge Chimbalanga (20-jara), en decembro 2009 sciigis, ke ili intencas nupti. Sammonate ili estis arestitaj, kaj komence de majo sekvis la verdikto: 14 jarojn en karcero. La juĝisto klarige aldonis, ke estas lia devo ŝirmi la socion kontraŭ tiaj ŝokaj ekzemploj de obsceneco kaj tiu kontraŭnatura agado. En multaj landoj en Afriko samseksemo estas leĝe malpermesita.

Sekvis internacie malsamaj reagoj: unuflanke aprobo flanke de tradiciaj ekleziaj instancoj, aliflanke protestoj de organizaĵoj, kiuj protektas la homajn rajtojn. Ankaŭ pluraj registaroj, precipe de landoj, kiuj finance subtenas Malavion, akre protestis kaj eĉ minacis forpreni la evoluhelpan subtenon. Ministro Verhagen el Nederlando alvokis Eŭropan Union postuli de Malavio ŝanĝi la koncernajn kontraŭ-gejajn leĝojn. Ankaŭ la sud-afrika prezidanto Zuma, kies lando en 2006 rekonis gejajn nuptojn, protestis. Je plej alta politika nivelo aktivis Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN. Post lia interveno la prezidanto de Malavio liberigis la paron.

Mallonge poste sekvis informo, ke Steven Monjeza forlasis sian partneron kaj nun intencas edziĝi al 24-jarulino, Dorothy. Pluraj supozas, ke la parencoj tion organizis.

Reĝino Viktoria

Reĝino Viktoria estas simbolo de tuta epoko: dum ŝia longega regado kiel reĝino de Britio (1837-1901) kaj imperiestrino de Hindio (1877-1901) iom post iom Eŭropo kaj grandparte eĉ la tuta mondo komencis sekvi kutimojn, morojn kaj idealojn de la Brita Imperio. Kaj konkrete por la nuna temo tio ankaŭ implicas la koncernan seksan moralon: unuflanke al la viroj oni permesis, kondiĉe ke tio ne tro klare montriĝu, certan seksan liberecon ĉe vizitado de bordeloj, aliflanke certe al la virinoj oni ne multe lasis da libereco. Samseksemo laŭ ekstera aspekto socie „ne ekzistis”: se ie tamen ĝi atingis ĝeneralan atenton, sekvis skandalo. La skandalo ĉirkaŭ Oscar Wilde estas fama ekzemplo de tio.

Por mallongigi la historion: ĉie tra la Brita Imperio – kaj, kiom mi scias, ankaŭ en pluraj aliaj koloniaj imperioj – oni enkondukis leĝojn konforme al la tiama pruda brita konvinkiĝo: specife samseksemo estis leĝe malpermesita, kaj ofte minacata per gravaj punoj.

Danĝera heredaĵo

La dua duono de l' pasinta jarcento ĉie tra la mondo vidis memstariĝi eksajn koloniojn de la eŭropaj potencoj, sed bedaŭrinde en multaj el ili postrestas ankoraŭ kiel timiga heredaĵo el Eŭropo la kontraŭgejaj leĝoj. Samtempe plurloke kreskis precipe la plej tradiciemaj kristanaj movadoj kaj eklezioj, interalie en Afriko. Kaj ĝuste tiuj eĉ plifortigis la miaopinie obsedan timon pri samseksemo: en la biblio ja estas la fama rakonto pri Sodomo (Genezo 18-19). Sed ĉe atenta legado oni konstatos, ke ĝi ĉefe temas pri ksenofobio (timo de, kaj malamo kontraŭ fremduloj). Nur posta (mis)ekzegezo kondukis al emfazo pri gejeco. En la biblio ekzistas, tamen, klara ekspliko pri tio, kio estas la peko de Sodom: „Jen kio estis la kulpo de via (tio estas de Jerusalem) fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis. Kaj ili fieriĝis kaj faris abomenindaĵojn antaŭ Mi (t.e. Dio), kaj Mi forpuŝis ilin, kiam Mi tion vidis.” (Jeĥezkel 16:49-50) Tio do signifas, ke la ĉefa peko estis: ia sinadorado, malzorgado pri bezonuloj kaj similaj – simple dirite: pli-malpli tio, kio karakterizas nian „civilizitan mondon” kontraŭ fremduloj kaj malriĉaj landoj. Do kontraŭgejeco, miaopinie, nepre estas kontraŭbiblia, certe ne konforma al homaj rajtoj, sekve abolinda.

Intertempe en multaj eŭropaj landoj la sinteno al samseksemo funde ŝanĝiĝis. Ankaŭ pluraj eklezioj adaptis siajn juĝojn pri la temo. Pluraj eklezioj eĉ oficialigis gejajn nuptojn – tiu de la remonstrantoj kiel unua en Eŭropo – kaj ankaŭ en pluraj ŝtatoj gejaj rilatoj fariĝis oficiale agnoskataj. Sed bedaŭrinde en multaj eksaj kolonioj postrestas kontraŭgejaj leĝoj kiel timiga heredaĵo de l' kolonia epoko. Fariĝas tempo, ke oni tutmonde ekkonsciiĝu, ke ne havas sencon nei tian fundan flankon de la homa ekzistado. Oni ne nur por sia plezuro ŝajnigas sin geja. Tia oni kutime naskiĝas!

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri-mara mapo

Aperis sur T-ĉemizoj mapo pri la tiel nomata Granda Bulgario. Surprize estas, ke oni permesas la publikigon de mapo, kiu memorigas pri la tempo antaŭ mil jaroj, kiam bulgaroj regis preskaŭ la tutan Balkanion. En Albanio ankoraŭ troveblas kelkaj bulgardevenaj loknomoj.

Certe ankoraŭ ekzistas en Bulgario nostalgiuloj pri la pasintaj imperiaj tempoj. Tamen mapo tia – montranta Bulgarion inter la tri maroj Nigra, Egea kaj Adriatika – povus ofendi najbarajn landojn. Dubindas, ekzemple, ĉu en Albanio videblus simila mapo pri Etna Albanio, kiun najbaroj konsiderus Granda Albanio. Aliflanke pluraj albanoj akiris bulgaran civitanecon por pli facile moviĝi tra Eŭropo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Respondo malprudenta

En somero 2008 Hannibal Kadafi, la filo de la libia ŝtatestro, restadis en Ĝenevo. Tie lia edzino kaj li ŝajne frapis subulojn, kiuj plendis ĉe la polico. Do la ĝeneva polico devis ekagi.

Svisaj kantonoj estas ŝtatetoj. Ĝenevo estas eĉ „respubliko kaj kantono de Ĝenevo” (france République et canton de Genève). Tamen, ricevinte la plendon, la ĝenevaj aŭtoritatoj ekrilatis kun la departemento pri eksteraj aferoj de la tutsvisa registaro en Berno por informiĝi pri la farenda paŝo.

El Berno venis respondo: „Agu plej prudente!” (france: Agissez avec la plus grande prudence!). Ĉu sugesto, propono, konsilo, peto aŭ postulo, ne estas klare. Kio ja klaras, estas, ke la filo de ŝtatestro Kadafi estis en hotelo kun sia graveda edzino. Ĉu do prudente, ke arestu la paron du policistoj sen uniformoj je la naŭa matene, aŭ 20 policistoj en uniformoj je la sesa matene?

Mankatenoj

La ĝeneva polico elektis la duan eblon, eĉ uzante mankatenojn por Hannibal Kadafi. Tiu pasigis du noktojn en malliberejo. Dum tiu tempo oni fotis lin, eĉ kiam li surhavis la mankatenojn. Plia mispaŝo: kunlaboranto de la polico donis, liveris, vendis – kiu scias? – la fotojn al la ĵurnalo La Tribune de Genève, kiu ilin aperigis.

Enketas nun tribunalo por trovi kaj puni la kulpulon en la polica servo. Intertempe Libio koleregis kontraŭ Svislando. Arestitaj estas du svisoj en Libio, kiuj fariĝis ostaĝoj. La unua revenis en februaro 2010, la dua en junio. Tiu lasta estis akuzita pri kontraŭleĝa restado en Libio kaj punita per kvarmonata restado en malliberejo.

Verŝajne kulpas pri la tuta afero malklara komunikado inter Berno kaj Ĝenevo.

Mireille GROSJEAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝatinda turisma lando

La valora artikolo (MONATO 2010/7, p. 14-18) de Vitalij kaj Anatolij Ionesov pri Mirzo Ulugbek memorigas al mi tre agrablan vojaĝon en Samarkandon: mi vizitis la monumentojn fotitajn en MONATO, gvidate de Anatolij Ionesov, tute kompetenta ĉiĉerono. Uzbekio estas ŝatinda turisma lando.

Gaston RISTE
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gaston Riste el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Administrado pri turismo estas kripla

La turisma administrado de Kongo ne havas propran oficejon. Ĉiutage la funkciuloj iras al sia laborejo, sed pro manko de lokoj ili devas labori ekstere. Kian laboron ili povas fari en tia hontiga situacio?

Plia problemo estas, ke la homoj ne sufiĉe enspezas por plenumi siajn taskojn. Ili ricevas nur pli-malpli 4000 kongajn frankojn (proksimume 4 eŭrojn) kaj 8000 frankojn kiel premion monate, sed la premioj, kiujn la ŝtato promesas, ne alvenas ĉe ili.

Necesas stimuli la turisman sektoron, sed kie komenci? Ekzemple mankas busoj por transporti la turistojn kaj la funkciuloj ofte ne havas sufiĉe da profesiaj scioj. La ministro nur atentas pri la naturaj kaj ekologiaj sektoroj, forgesante ke la turisma sektoro evoluu kune.

Aliaj landoj disvolviĝas pro sia turisma sektoro, malgraŭ la lingvaj kaj aliaj baroj. La kongaj geestroj adiaŭu siajn malbonajn kondutmanierojn por ke la lando antaŭeniru.

Nelly MASSEMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nelly Massemi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nekontentiga bilanco

En la jara raporto 2010 pri la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (2000-2015), kiu estis prezentita en Vieno, oni notas, ke la klimatŝanĝiĝo kaj ekonomia krizo grave malfaciligis ĝian plenumon. Estas prezentitaj iuj sukcesoj, tamen oni mencias ankaŭ la kaŭzojn por la manko de kontentiga progreso.

Al la Jarmilaj Celoj apartenas ankaŭ la certigo de naturmedia daŭripovo, por kiu kiel indikilojn oni konsideras la senarbarigon, la ellasojn de karbona dioksido kaj konservon de biodiverseco.

Senarbarigo maltrankvilige alta

La tutmonda senarbarigo – ĉefe la transformiĝo de tropikaj arbaroj al agrikulturaj terenoj – malpliiĝas, tamen ĝia rolo restas signifa. Dum la lasta jardeko ĉirkaŭ 13 milionoj da hektaroj da arboj jare estis utiligataj por aliaj celoj aŭ neniigitaj pro naturkialoj kompare kun 16 milionoj da hektaroj jare dum la 90aj jaroj.

Ambiciaj programoj por estigo de novaj arbaroj en kelkaj ŝtatoj, kombinite kun natura plivastigo de arbaroj en aliaj regionoj, aldonas pli ol 7 milionojn da hektaroj jare. Rezulte de tio la neniigo de arbaraj areoj en la periodo 2000-2010 estis malpliigita ĝis 5,2 milionoj da hektaroj jare, dum en la periodo 1990-2000 ili malgrandiĝis je 8,3 milionoj da hektaroj jare.

En suda Ameriko kaj Afriko estas plej multaj neniigitaj arbaroj – sub 4 kaj respektive 3,4 milionoj da hektaroj jare en la periodo 2000-2010. Tamen en la evoluintaj regionoj kaj Aŭstralio okazas granda neniiĝo de arbaroj pro forta sekeco kaj incendioj post la jaro 2000. Azio, aliflanke, registras pliigon je 2,2 milionoj da hektaroj jare dum la lasta jardeko, ĉefe pro vastskalaj rearbarigaj programoj en Ĉinio, Barato kaj Vjetnamio. Tiuj tri ŝtatoj pligrandigas la arbarajn areojn je proksimume 4 milionoj da hektaroj jare dum la lastaj kvin jaroj. Tamen la rapida transformiĝo de arbaraj areoj al terenoj por aliaj celoj daŭras en multaj ŝtatoj en tiu regiono.

Decidiga reago urĝe bezonata

Dum 2007 la tutmondaj ellasoj de karbona dioksido kreskis denove, atingante 30 miliardojn da tunoj, do pliiĝo je 3,2 procentoj rilate al la antaŭa jaro. Tio prezentas pligrandiĝon je 35 procentoj rilate al la nivelo de 1990. Je persono la karbondioksidaj ellasoj estas plej altaj en la evoluintaj regionoj – proksimume ĉirkaŭ po 12 tunoj da karbona dioksido persone jare dum 2007, kompare kun po 3 tunoj averaĝe persone en la disvolviĝantaj kaj 0,9 tunoj en la sub-sahara Afriko (la plej malalta regiona valoro). Post 1990 la ellasoj malpliiĝis je pli ol 26 procentoj en la evoluintaj regionoj kaj je 11 procentoj en la disvolviĝantaj regionoj.

La atendataj donitaĵoj por 2008 eble montrus malgrandan ŝanĝon de la tendenco. La parto de kresko de la ellasoj de karbona dioksido en tutmonda skalo verŝajne iom malpliiĝis en 2008 kiel rezulto de la tutmonda financa krizo. Sed laŭ iuj prijuĝoj la malaltiĝo estos mallong-tempa. Oni prognozas, ke la tutmondaj ellasoj baldaŭ restarigos sian kreskon kaj la karbona dioksido superos la nivelon de 1990 je 65 procentoj ĝis 2020. Tiu kresko estas nehaltigebla kaj plu pligrandigas la riskon je profundaj kaj malfavoraj efikoj al la tutmonda klimato.

Celo ĝis 2010 maltrafita

Kvankam certa progreso en la konservado de biodiverseco estas atingita, tamen ties rompo daŭras obstine. Proksimume 17 000 specioj de plantoj kaj bestoj estas minacataj je malapero tutmonde.

Bazite sur kurantaj tendencoj, la malapero de specioj daŭros dum la tuta kuranta jarcento, kun kreskanta risko je dramecaj ŝanĝoj de ekologiaj sistemoj kaj malpliigo de profitoj por la socio.

Malgraŭ la kreskanta investado de monrimedoj en la planadon kaj agadon por la konservado de biodiverseco, pri la ĉefaj influfaktoroj de ĝia rompo – inkludantaj altajn partojn de konsumado, perdon de la habitato, invadantajn speciojn, poluon kaj klimatŝanĝiĝon – oni ĉiam ankoraŭ ne sufiĉe okupiĝas.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eklezia ludo kondamnita

La 1an de julio Litovio adiaŭis sian unuan demokratie elektitan prezidanton post la denova sendependiĝo. Mortis 77-jaraĝa Algirdas Brazauskas, kiu estis la prezidanto inter 1993 kaj 1998 kaj ĉefministris inter 2001 kaj 2006. Malgraŭ sia komunista pasinteco (en la tempo de Sovetio li estris la litovan komunistan partion), li tamen fariĝis unu el la plej ŝatataj politikistoj en Litovio.

Neniu atendis, ke lia morto estigos tiom da kontraŭaj emocioj. Sed okazis ĝuste tio, kiam romkatolika kardinalo decidis, ke sankta meso por la forpasinto estos celebrata en la katedralo de Vilnius sen la kadavro de la mortinto.

Duboj kaj diskutoj

Litovio estas katolika lando, kie religia tradicio tre gravas, des pli dum funebra ceremonio de eminenta persono. Tial la decido de la eklezio semis dubojn kaj diskutojn.

Leviĝis la demando, kial Brazauskas, kiu dum la liberiĝa periodo redonis la katedralon, tiaman bildgalerion, al la eklezio, ne bonvenas tie. Fakte, eĉ okaze de lia inaŭguro kiel prezidanto la eklezio malpermesis al li uzi la ĉefpordon de la katedralo, insistante pri flanka pordo.

Dua edzino

Eble, argumentis la popolo, la eklezio malkontentis pri lia komunista pasinteco. Aŭ eble kulpis la fakto, ke li vivis kun sia dua edzino sen religia geedziĝo. Ne respondis la pastraro. Intertempe sian koleron esprimis la nuna prezidanto de Litovio, Dalia Grybauskaitė.

Tial okazis du funebraj mesoj – unu en Vilnius kaj alia en la urbo, kie Brazauskas plenkreskis. Pro tio rifuzis partopreni unu aŭ alian meson Grybauskaitė, dirante, ke ŝi ne volas partopreni ludon de eklezio kaj politikistoj.

Post la funebra meso la ĉefepiskopo provis pacigi la popolon. Li klarigis, ke unu enteriga formo taŭgas por adiaŭi fervoran katolikon; dua iun, kiu famiĝis pro karitata aktivado; kaj tria, kiam oni konfidas nur al la mizerikordo de Dio.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu malriĉuloj riĉulojn subtenas?

La registaro de Nov-Zelando reduktas enspezimpostojn ekde la 1a de oktobro 2010, tiel ke la plimulto da homoj pagos ne pli ol 17,5 %. Tiuj, kiuj enspezas jare pli ol 70 000 novzelandajn dolarojn (ĉirkaŭ 38 000 eŭrojn), pagos 30 %.

En la elektokampanjo en oktobro 2008 la Nacia Partio promesis redukti impostojn. En la buĝeto de 2009 ĝi ne povis plenumi sian promeson pro la monda financa krizo. Tamen ĝi taksas, ke la ekonomio iompostiome resaniĝas kaj en la buĝeto de 2010 povas toleri signifajn ŝanĝojn pri la imposta sistemo.

Por pagi la redukton la registaro pligrandigas la imposton pri varoj kaj servoj (GST – speco de aldonvalora imposto) de 12,5 % al 15,0 %, plialtigas la jaran imposton pri veturiloj, la imposton pri tabako kaj kelkajn aliajn impostojn. Ĝi ankaŭ reduktas servojn.

Koalicio

Tial la opoziciaj partioj avertas, ke malriĉuloj pagos la impostajn reduktojn de riĉuloj. Ankaŭ la Maoria Partio, membro de la reganta koalicio, kontraŭas la pliigon de GST, sed voĉdonis por ĝi en la parlamento, ĉar ĝi ne volas eksiĝi el la registaro.

Sistemo por komercado pri ellasaĵoj (t.n. karbono-imposto) ekfunkciis en julio 2010. La ĉefministro, John Key [ĝon ki], taksas, ke tio aldonos 5 % al la kosto de benzino kaj elektro. La centra banko verŝajne pliigos la oficialan interezon.

La kosto de riparoj de likantaj domoj, konstruitaj dum la 1990aj jaroj pro malbonaj decidoj pri normoj de konstruado, aldoniĝos al naciaj kaj lokaj impostoj, kaj pliiĝos la kostoj por uzi trajnojn kaj busojn. Gepatroj pagos pli por edukado de etaj infanoj. Oni atendas, ke la pli altaj kostoj de aliaj impostoj, varoj kaj servoj, lupagoj, energio ktp nuligos la gajnon pro la imposta redukto.

Inflacio

Redukto de enspezimpostoj pravigeblas, ĉar la elcento pagata de ĉiu civitano pliiĝis dum la jaroj pro inflacio. Antaŭaj reduktoj tion ne sufiĉe korektis. La registaro diras, ke ĝi provis trovi justan aron da ŝanĝoj, sed multaj homoj kredas, ke la ŝanĝoj malsukcesas.

La registaro esperas, ke la impostaj ŝanĝoj kuraĝigos ekonomian kreskadon. Tamen limigoj en klerigado kaj kuracado kondukos al efikoj, kies plibonigado en la estonteco pli kostos. La opozicio notis, ke la registaro prunteprenos multan monon por pagi la impostmalaltigon.

Por kompanioj la registaro reduktas la enspezimposton de 30 % al 28 %. Ĝi ŝanĝis prioritatojn de ministrejoj por doni monon al favorataj projektoj anstataŭ al aliaj. Ekzemple ĝi prenis 3,3 milionojn da dolaroj el medioprotektado por konstrui novajn biciklajn vojetojn por turistoj. La ĉefministro taksis, ke la vojetoj kreos 500 novajn laborlokojn. Ĝis la mezo de 2010 la rezulto estas magra: la projekto kreis nur 70.

Lernejanoj

Diversaj grupoj akuzas la registaron pri maldemokratiaj decidoj. Instruistoj kontraŭstaras la enkondukon de t.n. naciaj normoj por mezuri la atingojn de lernejanoj. Ili plendas, ke neniu antaŭprovis la metodojn uzotajn. La registaro reduktis la subvenciojn por maljunuloj, kiuj bezonas enhejman helpon, kaj malpliigis subvenciojn por kuraci viktimojn de akcidentoj.

La registaro eksigis la regionan registaron de Canterbury, pretekstante, ke ĝi tro malrapide ekagis pri akvorajtoj por farmistoj kaj aliaj komercaj uzantoj. La eksigitoj akuzis, ke la registaro anstataŭigis ilin per oficistoj, kiuj pli favoras komercajn interesojn kaj ne tiujn de voĉdonintoj.

La registaro devigas la kunfandon de la 12 lokaj registaroj en la regiono de Aŭklando sen antaŭa demokratia konsiderado. Do estos interese vidi, ĉu la registaro plu perdos subtenon pro siaj diversaj ŝanĝoj.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova iniciato savos vivojn

En dek jaroj la kvanto de la homoj, kiuj atendas anstataŭan organon, konsiderinde kreskis en Belgio. La manko de organoj ŝuldiĝas al diversaj faktoroj: pro medicina progreso oni povas savi la vivon de pli da personoj per anstataŭigo de organo; la nombro de junaj homoj, kiuj forpasis pro akcidento kaj do povus disponigi junajn organojn, malpliiĝas; kaj la meza vivdaŭro kreskas, tiel ke mortintoj estas pli maljunaj kaj do povas liveri malpli da reuzeblaj korpopartoj.

Tamen la situacio estas relative favora en Belgio. Tie oni rajtas forpreni organon ĉe iu ajn mortinto, krom se tiu dumvive deklaris rifuzon, aŭ kiam familiano malaprobas. Tio ĉi okazas malpli ofte ol en najbaraj landoj, tamen oni provas ankoraŭ malkreskigi tiun nombron. Kiam oni registrigas sin dumvive kiel dononto, la familio ne plu povas tion malhelpi.

Tial en du komunumoj en Belgio, Lommel [lomel] kaj Hasselt [haselt], oni transdonas broŝuron, kune kun parola klarigo pri organ-donacado, al ĉiu civitano, kiu mendas novan legitimilon. Sekve la nombro de registritoj preskaŭ triobliĝis. Eble baldaŭ oni imitos tiun ĉi iniciaton tra la tuta lando.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu viktimoj de justico?

Ankaŭ Belgio havas siajn problemojn pri seksaj misuzoj en la katolika eklezio. Tiu loka problemo fariĝis mondnovaĵo, kiam en la 24a de junio brusela esplorjuĝisto kun 50 esploristoj invadis la ĉefepiskopejon en Mechelen [méĥele].

Oni tuttage enŝlosis la naŭ ĉeestantajn episkopojn, sekvestris iliajn poŝtelefonojn, komputilojn kaj agendojn, forportis kamionojn da materialoj, kiel la tuta librotenado, ĉiuj komputiloj de la dungitaro, arĥivaĵoj, traserĉis la loĝejon de la emerita ĉefepiskopo Danneels [danels] kaj la katedralon kaj eĉ boris truetojn en la ĉerkoj de 15 kardinaloj. Fine oni sekvestris en Leuven [leŭve] 475 dosierojn de sendependa eklezia komisiono pri la esploroj de seksaj misuzoj de pastroj. Tiam eĉ Vatikano akre protestis.

Kaŝi faktojn

En la lastaj jardekoj ade diskoniĝis pli da sciigoj pri seksaj misuzoj en la katolika eklezio. Feliĉe la ĉi-rilata pensmaniero iom post iom ŝanĝiĝis. Multaj civitanoj nun kuraĝas rakonti, kion ili dum jaroj kaŝis. Ankaŭ la sinteno de la katolikaj instancoj iom post iom ŝanĝiĝis: kvankam unue ili precipe provis silentigi atestantojn kaj kaŝi faktojn, ili – sub la premo de la publika opinio – nun rekonas faktojn.

Kreskas ĉe ili la konscio, ke necesas rekoni kulpon, atenti la viktimojn, eventuale provi kompensi ilin, puni kulpulojn aŭ almenaŭ malhelpi recidivon. Sed unuflanke la ekleziaj respondeculoj preferas solvi ĉion interne, dum aliflanke multaj viktimoj ne plu povas apelacii al juĝaj instancoj pro preskripto. Ankaŭ tiuj bezonas kompreneman orelon.

Pritrakti plendojn

Tial la belga eklezio starigis en 1997 komisionon por pritrakti tiajn plendojn. Ĝi devas asisti viktimojn kaj montri la vojon al helpo ĉe kompetentuloj. Ĝi agis sendepende de la eklezio, sed tamen devas informi la episkopojn kaj avizi ilin pri necesaj paŝoj.

La unua prezidantino demisiis – seniluziigite – ĉar laŭ ŝi la episkopoj apenaŭ atentis ŝiajn raportojn. Peter Adriaenssens [adriánsens], porinfana psikiatro, transprenis la taskon antaŭ unu jaro.

En la 22a de aprilo la tre populara episkopo de Bruĝo, Roger Vangheluwe [vanĥéliŭe], demisiis, kiam konatiĝis, ke li dum jaroj sekse misuzis sian nevon. Evidente tio vekis konsterniĝon. La komisiono Adriaenssens pritraktis 30 dosierojn antaŭ tiu evento. Poste, en kelkaj semajnoj, tiu nombro kreskis ĝis 475.

Anstataŭi justicon

Adriaenssens konsciis pri la delikateco de la rilatoj inter la komisiono kaj la justico. Evidente li ne povas anstataŭi la belgan justicon. Aliflanke li menciis, ke pluraj plendantoj eksplicite esprimis, ke ili nepre deziras diskretecon. Ili ne volas riski, ke oni voku ilin por atesti en publika proceso.

Li do faris interkonsenton kun la federacia prokuroraro: la komisiono diskrete pritraktos plendojn, laŭeble helpos viktimojn, precipe kiam temas pri preskriptiĝintaj kazoj, sed transdonos dosierojn, kiuj bezonas tion al la juĝistoj. Krome li instigis viktimojn mem direkti sin al la justico.

La supre menciita agado de la brusela esplorjuĝisto provokis protestopluvon. Vatikano furiozis. Iuj komunikiloj parolis eĉ pri loĝia komploto kontraŭ la eklezio. La belgaj episkopoj protestis, sed iom pli modere. Sinjoro Adriaenssens estis precipe ŝokita, ĉar nun la dosieroj de tiuj, kiuj nepre deziris diskretecon, tamen estas ĉe la juraj instancoj, kiujn ili ŝajne ne tre fidas.

Alvoki informantojn

Evidente ankaŭ la juraj instancoj ne rajtas malkaŝi la enhavon, sed, kiam sekvos proceso, oni tamen povos alvoki informantojn por publike atesti. „Tiuj homoj do plian fojon spertas perfidon. Kiel eblas restarigi fidan rilaton kun tiuj viktimoj?”, diris Adriaenssens. La tuta komisiono sekve demisiis. Eĉ la ministro pri justico demandis sin, ĉu la agado proporciis kun la supozataj akuzoj.

Intertempe la kaŭzo de tia drasta iniciato restas sekreta. Iuj komunikiloj kondamnas la agadon; aliaj pravigas ĝin. Adriaenssens jam diskonigis, ke en 50 plendoj oni mencias la emeritan ĉefepiskopon Danneels, ĉefe ĉar li neglektis informojn pri misuzoj. Rifuzi helpon al persono nepre helpobezona estas punebla. Do eble eĉ Danneels povus esti kulpigita.

Prijuĝi dosierojn

Iuj opinias, ke la komisiono Adriaenssens – kvankam sendependa, tamen eklezia – ne povus objektive prijuĝi, kiujn dosierojn oni transdonu al la juraj instancoj. Krome la belga eklezio, institucio, kiu kulpas pri 5000 taksitaj seksaj mispaŝoj, ĝis nun ne spertis juran persekuton.

Surprizas, ke la brusela prokuroro ekiniciatis la esploron, ne informinte la federacian prokuroraron, kiu tamen faris interkonsenton kun Adriaenssens pri kunlaboro. Jure tio eblas, sed tio tamen malkaŝas internajn tensiojn. Jam post 10 tagoj la federacia prokuroro ordonis esploron, ĉu la ago de la brusela prokuroro estas laŭregula kaj pravigebla. Tia esploro okazas ege malofte kaj neniam antaŭe tiom rapide.

Oni do pli kaj pli havas la impreson, ke temas pri interna milito inter prokuroroj. Oni povas demandi sin, ĉu tio efektive helpos al la viktimoj de seksaj misuzoj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malsekretaj sekretoj

Antaŭ mondaj amaskomunikiloj kaj mirigitaj televidspektantoj, ĝuste kiel en la tempo de la tiel nomata malvarma milito, okazis interŝanĝo de sekretaj agentoj inter Usono kaj Rusio. Unu detalo altiras la atenton: la menciita epoko ne plu ekzistas, sed la loko restas la sama – Vieno.

Tiu ĉi urbo havas longan historion de spiona agado. En ĝi estas ĉio necesa, por ke agent-interŝanĝo okazu absolute glate. Kaj do, 20 jarojn post la falo de la tiel nomata fera kurteno, spionoj kaj rezidantoj fartas tre bone en la ĉefurbo de la neŭtrala Aŭstrio.

Informantoj

„Ĉiuj sekretaj servoj, kiuj agadis ĉi tie dum la malvarma milito, ĉeestas ankaŭ nun”, diras la historiisto Siegfried Beer, gvidanto de la Aŭstra Centro pri Spionado, Propagando kaj Sekurecaj Esploroj. Laŭ la donitaĵoj, pri kiuj disponas Beer, en Vieno nuntempe aktivas inter 2000 kaj 3000 sekretaj agentoj kaj informantoj. Multaj el ili okupiĝas pri ekonomia aŭ teknologia spionado, ĉar politika spionado perdis sian gravecon.

Aŭstrio estis centro de internacia spionado ekde la fino de 19a jarcento, kiam ĉi tien venis homoj el ĉiuj partoj de la granda monarkio Aŭstrio-Hungario. Ties disfalo kaj ankaŭ la politika malordo en meza Eŭropo post la unua mondmilito kaŭzis, ke ĉiam pli da sekretaj servoj lokis sian rezidejon en Vieno.

Post la dua mondmilito oni dividis la urbon en kvar zonojn, en kiuj la sekretaj servoj de la okupantaj landoj konkurencis en la kolektado de sekretaj informoj. Ĉekape de la agenta agado tiutempe estis la usona CIA kaj sovetunia KGB.

Sabotaĵoj

Kiam en 1955 Aŭstrio akceptis neŭtralecon, la aliancanoj retiriĝis kaj revokis el Vieno multajn sekretajn agentojn. Aliflanke restis multaj. La spionoj plu interŝanĝis informojn kaj monon kaj uzis Vienon kiel bazon por plani sekretajn operaciojn, sabotaĵojn kaj eĉ murdojn.

La streĉita epoko de la malvarma milito malaperis, sed la sekretaj agentoj kiel antaŭe plu ĝuas la gastamon de la aŭstra ĉefurbo. Tamen, laŭ Siegfried Beer, se la sekretaj agentoj ne spionas kontraŭ Aŭstrio, tiuj neniun aŭstron povas maltrankviligi.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Insulo malaperinta

En la golfo de Bengalio apud Barato kaj Bangladeŝo troveblis insulo 3,5 km longa kaj 3,0 km larĝa. Nomis ĝin Barato Nova Moore kaj Bangladeŝo Suda Talpatti. Jam de 30 jaroj disputis ambaŭ ŝtatoj pri suvereneco de la insulo.

Nun, tamen, superfluas disputado. Pro la altiĝo de la marnivelo la insulo simple ne plu ekzistas. Tion konfirmis Sugata Hazra, profesoro pri marstudoj ĉe la universitato de Kalkato, surbaze de satelitaj fotoj.

Ankaŭ aliaj landoj estas tiel minacataj. Maldivoj, insularo en Hinda Oceano, malaperos sub la maro, se la mondo nenion faros. Pasintjare la prezidanto de Maldivoj, Mohamed Nasheed, portante skafandron, kunvenis kun sia kabineto kvin metrojn sub la maro, por atentigi pri la problemo.

Marnivelo

Avertis la prezidanto: „Se Maldivoj ne ekzistus, neniu povus plu ekzisti en la mondo.” En Maldivoj homoj vivas nur 2,1 metrojn super la marnivelo, kiu ĉiujare kreskas.

En Nepalo, kie homoj multiĝas kaj arbaroj malmultiĝas, kunvenis ministroj pasintjare en Kalapather (5250 m alta). Ili timas, ke glaciriveroj en la tiea montaro degelas, kio kaŭzos katastrofojn en ilia lando.

Nepras do pripensi, kio fareblos por mildigi la efikojn de monda varmiĝo. Eble oni malpli uzu akvon, kaj serĉu energion el renovigeblaj fontoj.

Navin Lal SHRESTHA/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Navin Lal Shrestha/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova socio sen malnovaj stereotipoj

En junio estas inaŭgurita en la litova ĉefurbo Vilnius instituto pri seksa egaleco. Temas pri la unua agentejo de Eŭropa Unio (EU) kun sidejo en balta lando.

La estrino de la instituto, Virginija Langbakk, diris, ke ŝi esperas kunlaborigi sociajn aktivulojn, kiuj engaĝiĝas pri problemoj de egaleco. „Ni esperas krei novan socion, en kiu forestos malnovaj stereotipoj pri viroj kaj virinoj”, ŝi diris.

Perforto

La prezidanto de Litovio, Dalia Grybauskaitė, kiu partoprenis la inaŭguran konferencon, rimarkis, ke statistikoj pruvas, ke salajroj pro la sama laboro ne estas egalaj por viroj kaj virinoj. Cetere, ŝi atentigis pri la problemo de perforto ene de familioj.

La instituto celas lukti kontraŭ diskriminacio pro sekso kaj veki tiurilate la konscion de EU-civitanoj. Krome ĝi kolektos, analizos kaj disvastigos informojn pri egaleco kaj superrigardos la integrigon de seksa politiko en la leĝaron kaj de la unio kaj de naciaj registaroj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neniam plu

En la somero de la jaroj 1984 kaj 1985 ni feriis en la Loire-regiono de Francio. Ambaŭokaze ni pasigis du semajnojn en malnova kastelo, kiu funkcias hodiaŭ kiel ferio- kaj studo-centro por francoj kaj eksterlandanoj. Dum nia restado en 1985, ni ĉeestis interesan prelegon pri norvegaj kantoj, faritan de milda, modesta norvego, s-ro O.T.

Dum la vivo, ĉiu el ni (krom se ni loĝas en tre izolitaj regionoj) konatiĝas kun granda nombro da personoj, kiuj ne faras apartan impreson. Tamen, kelkfoje – eble ne ofte – ni renkontas iun, kun kiu, je la unua vido, ni tuj simpatias aŭ eĉ malsimpatias.

Aminda viro

Se tia kono daŭras, ni eble revizias nian opinion pri la persono, aŭ ĝi estas konfirmita per nia posta sperto. La norvego impresis nin kiel ege simpatia kaj aminda viro, kaj nia opinio pri li ne ŝanĝiĝis. En la feriejo ni konatiĝis kun multe da afablaj homoj, sed ni trovis lin aparte ĉarma.

Ni tre ĝuis lian prelegon, dum kiu li kantis, kaj igis nin kunkanti, plurajn belajn kantojn, kiujn li persone tradukis el la norvega. Ni plej ŝatis iun sorĉan kanton, kiu havis la titolon „Neniam”. Ĝia melodio, kun leviĝanta tono je la fino de ĉiu strofo, elvokis al mi (kiu neniam estis en Norvegio) melankolian skandinavan etoson, kaj samtempe tiun dolĉamaran senton, kiun la portugaloj nomas saŭdado.

La unua kaj la lasta strofoj tiele tekstas:

Neniam vi elmemore pasos
En lum’, mallumo ĉeestas vi;
Precipe nokte vin vidas mi
Precipe nokte vin vidas mi.

En veturanto aŭ en rajdanto
Mi vidas vin, eĉ en bild’, en kanto;
Mi plej vin aŭdas en mia plor’.
Mi plej vin aŭdas en mia plor’.

O.T. rakontis, ke la kanton komponis aŭtenta viro, kies juna fianĉino mortis, antaŭ ol ili povis geedziĝi. Li dum sia restanta vivo funebris ŝin kaj neniam edziĝis kun alia virino.

Dum jaroj ni ne plu havis kontakton kun O.T., kaj ni ĵus legis en revuo, ke li forpasis je la aĝo de 91 jaroj. Ni tre bedaŭras, ke ni ne plu havis okazon renkontiĝi kun tiom alloga persono. Je lia memoro, mia edzino eksidis ĉe la piano, kaj ni kune kantis „Neniam”.

Garvan MAKAJ
Irlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Revo realigita

Ne aparte notindas la inaŭguro de lerneja komputilejo. Verŝajne ĉiu instruejo, ĉu unugrada, ĉu duagrada, disponas pri aroj da plej modernaj elektronikaj ekipaĵoj, por ke studantoj primajstru teĥnologiojn neprajn por travivi en la nuna mondo. Almenaŭ, tamen, en evoluintaj, okcidentaj aŭ okcidentspecaj landoj.

En multaj aliaj landoj regas situacio tute malsama. Gravas aliaj prioritatoj ol komputiloj, ol Interreto, guglado kaj virtualaj mondoj: gravas aktuala, reala mondo de malriĉo kaj malsano, de akvo- kaj manĝaĵo-manko, de socia, ekonomia kaj politika necerteco.

Des pli, do, malgraŭ ĉio ĉi, rimarkindas la malfermo de nova komputilejo ĉe la kampara lernejo Isaac Newton, kelkajn kilometrojn for de la urbo Masaka, en Ugando, kaj situanta iom subekvatore ĉ. tri aŭtohorojn for de la uganda ĉefurbo Kampala.

Familia enspezo

La lernejo Isaac Newton havas proksimume 110 duagradajn gestudantojn, el kiuj ĉ. 25 loĝas internule ĉe la lernejo. Studanto, aŭ ties gepatroj, pagas trimestre ekvivalenton de 22 eŭroj; internulo pagas 60. Tio signifas foje grandan proporcion de familia enspezo, tamen gepatroj komprenas, ke gravas instruado. Instruisto, parenteze, lukras hore malpli ol unu eŭron, kio apenaŭ permesas decan vivtenadon.

La lernejo dependas ne nur de lokaj enspezoj, sed ankaŭ de subvencioj de eksterlando. Isaac Newton bonŝancas, ĉar ĝi estas unu el tri duagradaj lernejoj en Ugando subtenataj de britaj kaj alilandaj humanistoj. Iasence la lernejoj unikas: en Ugando, lando almenaŭ supraĵe tre konfesiokreda, kie eĉ la taksi-busetoj portas admonojn religiajn, multaj lernejoj, se ne ŝtataj, apartenas al eklezioj, ĉu protestantaj, ĉu katolikaj, ĉu islamaj.

Humanismo

La devizo de la lernejo trafe esprimas bazan principon de humanismo: rezonu, ne kredu. Ankaŭ la nomo de la lernejo ne hazardas. Ĝi spegulas la racian, sciencan fundamenton, sur kiu Peter Kisirinya, instruisto pri natursciencoj, fondis la lernejon en 2004: Neŭtono (1642-1727) estis la angla fizikisto, kiu elpensis leĝojn pri gravito. Krome, grava diferenco inter la humanismaj lernejoj kaj aliaj konsistas en tio, ke ili estas toleremaj kaj do malfermaj al ĉiuj, ne konsiderante religion, kredon aŭ nekredon.

Humanistoj ne disponas, kiel la eklezioj, pri riĉaĵoj amasigataj dum miloj da jaroj. La financa helpo, kiun povas liveri la bonfara organizaĵo Uganda Humanist Schools Trust (Uganda Humanisma Lernejo-Fondaĵo), estas limigita, ĉar ĝi devenas de la poŝoj de unuopaj humanistoj. Tamen unu el la plej imponaj atingaĵoj de la fondaĵo estas la nova komputilejo ĉe Isaac Newton.

Sunpaneloj

Dum vilaĝanoj surloke bakis la brikojn, ebenigis la terenon, konstruis murojn, ĉarpentis tegmento-trabojn kaj formis tablojn kaj taburetojn, la fondaĵo pagis ne nur la komputilojn sed ankaŭ la sunpanelojn por provizi ekranojn kaj printilojn per elektro: en la kamparo ankoraŭ mankas elektro (cetere, ĉe la lernejo, akvo). Kaj do, kiam ĉio pretis, la tuta komunumo, inkluzive de gravuloj, kiaj politikistoj kaj la polica ĉefo, estas invititaj al la lernejo por kunfesti la malfermon de la komputilejo.

Temis pri tago da paroladoj, promesoj pri la estonteco de la lernejo, kaj granda subĉiele preparita festmanĝaĵo servata al pli ol 100 gastoj. Fine ĉiuj, plenŝtope vizitintaj kaj ekzamenintaj la komputilejon, deklaris sin kontentaj kaj fieraj pri „sia” moderna kaj progresema lernejo. Certe, kelkaj iom nervoziĝis, timante la influon de interreta pornografio kaj aliaj fremdaj malbonaĵoj, sed ĝenerale ĉiuj aplaŭdis la novan ekipaĵon.

Juna generacio

S-ro Kisirinya aparte ĝojis, vidante la komputilejon. „Realiĝis mia revo”, li diris. „Mi deziris la komputilojn por antaŭenigi la edukadon kaj la bonfarton de la juna generacio por akordiĝi kun la nuna kreskanta mondo.”

La fondaĵo-prezidanto, brita universitata instruisto kaj ekonomikisto Steve Hurd, diris, ke la komputilejo allogos novajn lernejanojn al Isaac Newton. „Tiamaniere la lernejo fariĝos finance iom pli sendependa”, li diris. „Aliflanke pli da lernejanoj signifos, ke necesos novaj dormejoj por internuloj kaj ankaŭ verŝajne pliaj necesejoj. Ne ĉesos nia laboro.”

Lastaj vortoj al abituriento Edward Mugamber, kiu priraportis la malfermon en la lerneja gazeto. Frontpaĝe li skribis: „Gestudantoj, kiuj tuttage ridetis kaj jubilis, diris: Vivu la lernejo Isaac Newton! Vivu humanismo!” Kaj tiel estis.

Detaloj – en la angla lingvo – pri la Uganda Humanisma Lernejo-fondaĵo legeblas ĉe www.ugandahumanistschoolstrust.org.

Paul GUBBINS
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stabila valuto gravas

Kameruno, Centr-Afriko, Ĉado, Kongo Brazavila, Gvineo Ekvatora kaj Gabono havas komunan valuton: la CFA-frankon. La Demokratia Respubliko Kongo estas la sola granda lando en centra Afriko, kiu havas sian propran valuton: la kongan frankon.

La efikoj de stabila monunuo je la ekonomia vivo estas okulfrapaj. Se oni komparas Kongon kun ekzemple Kameruno, konstateblas ke en Kameruno homoj bone manĝas, ĉar tie la manĝaĵoj malmultekostas, kaj ke la transporto bone funkcias, ĉar estas bonaj vojoj.

Nelly MASEMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nelly Masemi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Afrika komuna valuto

Ekde 2002 en la plimulto de la landoj de Eŭropa Unio estas uzata komuna valuto: la eŭro. Alia komuna valuto jam delonge funkcias en okcident- kaj centrafrikaj landoj: la afrika franko aŭ CFA-franko.

La CFA-franko estas uzata en eksaj francaj kolonioj kaj kelkaj aliaj afrikaj landoj. Formale ekzistas du valutoj, la okcidentafrika franko kaj la centrafrika aŭ ekvatorafrika franko, sed praktike ambaŭ havas la saman valoron. Unu CFA-franko valoras proksimume 0,0015 eŭrojn.

Ĉar ĝi estas ligita al la eŭro (antaŭe al la franca franko), ĝi havas stabilan kurzon. Ĝin envias loĝantoj de najbaraj landoj kun ĥaosa financa sistemo. Tamen ankaŭ estas kritikantoj. Pro la ligo al eŭropa valuto iuj konsideras ĝin novkoloniisma. Multaj ekonomikistoj opinias, ke ĝia kurzo estas tro alta kaj malfaciligas eksporton.

RR

Vidu ankaŭ eo.wikipedia.org/wiki/Afrika franko.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malplenaj kapoj, plenaj korpoj

Skuiĝis lastatempe pro diversaj skandaloj la mondo de sumoo, la japana tradicia lukto rigardata kiel nacia sporto. En 2007 mortis juna luktisto pro tiel nomata favora traktado, nome perfortado; en 2009 estis maldungitaj du rusaj luktistoj suspektataj pro haŝiŝo-fumado; kaj en 2010 la plej forta Jokozuma-luktisto Asaŝoorjuu estis eksigita pro perforto al konato dum drinkado.

Cetere restas la problemo pri basbala vetado, kiam luktistoj kaj iliaj gvidantoj vetas je matĉoj inter basbalteamoj. Por ekvilibrigi la teamojn, spertulo donas handikapajn poentojn al unu el la teamoj. Tio estas profesia afero, sed administrata de mafianoj. Tiuj ricevas 10 % da makleraĵo. Tial veti por basbal-matĉo signifas helpi kontraŭleĝajn mafianojn.

Turniro

La Sumoo-Asocio malkaŝis, ke 65 luktistoj vetis je basbal-matĉoj. La asocio maldungis unu luktiston kaj lian gvidantan majstron pro multjara vetado. Ĝi malpermesis al pliaj 12 partopreni en turniro. Cetere la asocio-prezidanto estas provizore anstataŭigita. La ministrejo pri edukado kaj scienco, kiu prizorgas la asocion, ne taksas ĝin kapabla.

Kun la kondiĉo, ke la asocio severe punu la koncernajn luktistojn kaj reformu sin, la ministrejo permesis, ke okazu grava turniro en Nagajo. Tamen malgraŭ tio la duonŝtata elsend-stacio NHK decidis ne priraporti la matĉojn. Krome la pokalon por la ĉampiono nome de la imperiestro oni ne donos. Kompanioj, kiuj donacis premiojn, retiriĝis, timante, ke sumoo-reklamado prezentos malbonan impreson.

Sklaviĝi

Verdire sumoo ne plu allogas junulojn. Basbalo, piedpilko kaj golfo pli altiras: profesiuloj en sportoj tiaj perlaboras pli da mono. Krome, por fariĝi sumoo-luktisto, oni eniras tiel nomatan ĉambron kaj trejniĝas sub la severa gvido de la majstro. Tio signifas sklaviĝi por pli altaj ranguloj.

Sukcesaj luktistoj malmultas. Nur 68 luktistoj en la rangoj de Makuuĉi kaj Ĵuurjoo el 721 ricevas salajron. La aliaj luktadas sen salajro kaj, kiam ili eksiĝas en la aĝo de ĉirkaŭ 35 jaroj, al ili restas nur malplena kapo kaj plena korpo, kune kun kapabloj senutilaj en la socio.

Povas esti, ke sumoo fariĝos pli internacia, allogante pli da eksterlandaj junuloj, ĉefe el malriĉaj landoj. Verŝajne ĝi perdos sian „sanktecon” kiel tradicia sporto. Same kiel ĵudo internaciiĝis kaj fariĝis ero en la Olimpikoj, sekvos ankaŭ sumoo. Tio estos neevitebla por la estonteco de la sporto.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel saĝulino konstruas ...

En Demokratia Respubliko Kongo ekzistas 11 provincoj. La registaro volas distranĉi la landon por krei entute 26 provincojn aŭ federaciajn ŝtatojn. La senato jam aprobis la proponon.

Dubindas, ĉu la ŝanĝoj helpos la kongan popolon. En vasta lando tia regas aliaj prioritatoj, ekzemple kreado de pli bonaj vivkondiĉoj, kiaj ekzemple elektro, akvo, vojoj. Jam suferas multaj partoj de DRK pro mankoj tiaj, kaj krei novajn provincojn ne helpos.

Eble male. Povas esti, ke profitos tiuj provincoj, kiuj jam disponas pri pli bonaj vivkondiĉoj, dum aliaj restos en mizero. Saĝa virino konstruas sian hejmon, tiel ke ĝi ne estu endanĝerigata. La nunaj proponoj povus konduki al malpaco aŭ eĉ milito. Konsilindas atendi.

Nelly MASEMI/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nelly Masemi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Einstein unulingva?

En MONATO 2010/7 (p. 20) Walter Klag asertas, ke Albert Einstein „neniam lernis alian lingvon” (ol la germanan, supozeble, kiu estis lia gepatra). En 1933 Einstein elmigris al Usono, kaj en 1940 li iĝis usona civitano – tio apenaŭ eblis sen kono de la angla lingvo. Cetere, li regule prelegis ĉe Princeton – ĉu germanlingve? Estas ankaŭ konate, ke li, dum sia usona periodo, ofte parolis kun infanoj (kaj fojfoje helpis ilin solvi siajn matematikajn hejmtaskojn) – ankaŭ tio apenaŭ eblus, se li scipovus nur la germanan.

Gunnar GÄLLMO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gunnar Gällmo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel aspektas miraklo

La libro estas stranga. La strangaĵoj en ĝi estas kelkaj. Sed la unua, kaj ĉefa, estas la ĝenro. Fakte, preskaŭ ĉiuj „noveloj” el la prezentitaj 18 estas laŭ la unua vido fabeloj (la du lastaj – primovadaj satiraĵoj). Nu, fabelo estas ja ĝenro estiminda: sufiĉas rememori, ke laŭorda konatiĝo kun Esperanto komenciĝas de la fabelo („Unu vidvino havis du filinojn...”) por kompreni ĝian gravecon por nia literaturo. La fabeloj estas popularaj ĉe la infanoj, sed ne nur: ni nur menciu la furoron de „La mastro de l' ringoj” libro- kaj kino-forme, kaj vi komprenos, ke la ĝenro estas ankaŭ serioza. Samtempe, originale verkitaj fabeloj en Esperanta literaturo ne tro multas, kaj tial necesas tuj saluti la novan fabelkolekton.

Sed ne ĉio tiom simplas. Ja la fabeloj ne estas tre kutimaj, eĉ se iuspeca influo de la klasikaj verkoj, kiel de Andersen, evidente senteblas. Parto de la fabeloj (se ne ĉiuj) aspektas iom strange, kaj ne ĉiam klaras, kion la aŭtoro volis diri. Tamen, post medito pri la strangaĵoj, mi faris la jenan konkludon: la ĉefa celo de la aŭtoro estis esplori la fenomenon de miraklo. Hm ... Sed ja ĉiuj fabeloj uzas miraklon, kaj en tiu senco esploras ĝin, ĉu ne? Kompreneble – por instruaj, distraj, alegoriaj kaj pluraj aliaj celoj. Sed Westover faras alion: li rigardas la imagitajn situaciojn de la ekzisto de la mirakloj apud ni kaj sekvas la homajn reagojn al ili.

Tiaj estas la fabeloj Marvirinstrato, Pigopago, Fiŝhepatoleo, Meduzet' kaj kelkaj aliaj. La esplorataj en ili demandoj estas, ekzemple, tiaj: „Ĉu ino, simila al marvirino, vere estas tio, kaj ĉu marvirinoj vere vivas apud ni?”; „Ĉu la patrino ĝojos, se la filino ricevos donacon de feino?”; „Kio pli bonas – la fidela pajloĉapelo aŭ mirakla rimedo, permesanta paŝi sur akvosurfaco?”; „Ĉu oni akceptas trankvile la ekziston de racia meduzeto apud knabino?” kaj simile. La respondoj estas diversaj kaj paradoksaj – kaj ĝuste tiuj fabeloj konsistigas la plej bonan parton de la libro. Unu fabelo – Nia bestoĝardeno – iom tro rekte provas respondi la ĉefan demandon: „Kio ĝenerale estas miraklo?” La respondo, kiun donas la aŭtoro, estas iom banala, sed prezentita elegante. Proksimas al ĝi laŭ la tasko kaj solvo El la taglibro pri la okcidenta vojaĝo.

Kelkaj aliaj fabeloj estas iom pli tradiciaj (kvankam ankaŭ ili enhavas paradoksojn) – ili traktas neantaŭvideblajn homajn dezirojn. Tio estas, ekzemple, Orfiŝeto kaj glacia monto kaj Labirintoj. Min ili impresis iom malpli – eble ĝuste pro la troa tradicieco, sed tio estas afero de la gusto.

Iom aparte staras tri noveloj-fabeloj, inspiritaj de la esperanta kulturo. Unu el ili estas stranga knaba historio, tre usoneca stile, inspirita de „enigma” zamenhofa frazo pri „Tri ruĝaj knabinoj”. La afero devenas, fakte, de certa mistraduko, sed ne tio gravas ĉi-okaze: ni vidas, kiel tuja imago pri la knabinoj naskis ĉe la aŭtoro grandan knabpsikologian historion ... La historio estas strangeta (jes ja, strangeco ĝenerale estas trajto de la stilo de Westover!), sed atentokapta, kaj ĝuste ĝi pruvis al mi tion, ke la aŭtoro, kvankam komencanta, ja havas estimindan verkistan talenton.

La dua esperant-tema novelo – Estimata Vi – „verdece” traktas la ĉefan temon pri mirakloj: „Ĉu esperantisto ĝojos, se ricevos donace tutan Esperanto-urbon, sed senhoman?” La solvo estas proksimume sama, kiel en la fabelo Fiŝhepatoleo. Kaj la fina novelo Antaŭparolo al la plena verkaro de Yvette Swithmoor estas sprita parodio pri la Esperanto-kulturo ĝenerale, montranta profundan konatecon de la aŭtoro kun nia literaturo, kritiko, moroj ktp. Min la gaje-galaj rikanoj de Westover pacigis kun ĉiuj ne tro gravaj mankoj de la kolekto!

Kaj jen la lasta strangaĵo de la libro, absolute nekutima (dume) en la mondo: la aŭtoro kaj la eldonejo rajtigas ĉiun homon senpage legi la libron en la reto (kie ĝi troviĝas plene), elŝuti ĝin kaj uzi laŭplaĉe! Tiaspeca donaco estas io tute nova ... Malgraŭ tio, ke la homoj, kutimaj legi de l' ekrano, ne havas stimulon aĉeti la paperan eldonon, espereble, sufiĉos en la mondo tiuj, kiuj preferas foliumi la paperajn librojn ... Do, ili aĉetu – kaj la avaruloj legu senpage!

Nikolao GUDSKOV
Tim Westover: Marvirinstrato. Originalaj noveloj en Esperanto. Eld. Literaturo.net, Lawrensville, 2009. 211 paĝoj broŝuritaj. ISBN 1-4392-3634-8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alklake konsiliĝi

Imagu, ekzemple, ke vi havas gravan aŭtoakcidenton dum vojaĝo eksterlande kaj via aŭto frakasiĝas; aŭ ke vi laboras por eksterlanda entrepreno, kiu ne pagas vian salajron; ke vi heredas eksterlandan nemoveblaĵon; aŭ ke vi geedziĝis al eksterlandano kaj ekhavis infanojn, sed volas divorci, kaj via partnero volas reiri al sia hejmlando, sed vi ne scias, kiuj leĝoj validas rilate alimenton, loĝadon de la infanoj.

Pro la internaciiĝo de la vivo pli kaj pli da homoj ekfrontas tiajn komplikajn jurajn situaciojn. Pro tio, en julio, la belga ministro pri justico, Stefaan De Clerck [stefán deklérk], prezentis novan eŭropan portalon en 22 lingvoj kun juraj informoj pri ĉiuj ŝtatoj. Ĝi direktiĝas precipe al advokatoj kaj juristoj, sed evidente ĉiu civitano povas konsulti ĝin.

Nuntempe tiuj paĝoj unuavice informas. Sed iom post iom ili estos ellaboritaj por interaktiva uzo, tiel ke ekzemple eblos trovi demandaron el fremda lando, tradukitan en via propra lingvo; eblos tiam plenigi kaj sendi ĝin, tiel ke ĝi alvenas en la lingvo de la koncerna administracio. De Clerck esperas, ke la portalo helpos harmoniigi la eŭropan juron.

Por konatiĝi kun la portalo sufiĉas alklaki: e-justice.europa.eu/home.do.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monda kulturo apud la maro

En Irlando, kiel en aliaj landoj, la somero estas la preferata sezono por festivaloj. Unu el la plej sukcesaj estas la tiel nomata „Festivalo de mondaj kulturoj”, kiu okazas ĉiujare en la populara feriejo kaj marhaveno Dúnlaoire [dun lire], sude de Dublino, la irlanda ĉefurbo.

Homoj el multaj landoj, kaj anoj de eksterlandaj komunumoj daŭre loĝantaj en Irlando, kuniĝas kun irlandanoj por dividi kaj ĝui riĉan paletron da internacia kulturo. Patroprenas dancistoj, luktartistoj, kantistoj, cirkoj, muzikistoj, ĵonglistoj, aktoroj – finfine, ĉiaj folkloroj kaj tradicioj.

Cetere dum la festivalo eblas viziti Zen-ĝardenon aŭ ĉeesti kurseton pri bonsajo-arbetoj; lerni ion pri ĉina kaligrafio aŭ hinda tamburado; aŭskulti la ĉanton de tibetaj lamaoj; spekti dancon kaj aŭdi kantojn el Kubo, Koreio kaj Barato, aŭ rigardi aktoradon de scenoj el la hinda Ramajano.

Esplanado

Laŭ la tuta marborda esplanado vidiĝas budoj, ĉe kiuj oni povas manĝi frandaĵojn el Libano, Palestino, Japanio, Hispanio, Francio, Italio, Germanio, kaj multaj aliaj landoj.

Regas ĝoja etoso en la urbo, precipe en la Popola Parko en Dúnlaoire. La evento estas bone organizata kaj ordigata de la Garda (polico), la Civila Defendo (kiu fakte ne defendas kontraŭ neekzistantaj malamikoj, sed sukuras la publikon), volontulaj purigistoj, kaj kontrolistoj.

La rezulto estas, ke malgraŭ miloj da junuloj (kaj malpli junaj personoj) oni ne notas la malagrablan spektaklon de ebrio kaj konsumado de narkotaĵoj, kiu ofte konstateblas ĉe eventoj kiaj rokfestivaloj. Anstataŭe, la festivalo distingiĝas per afableco kaj amikeco internacia.

Velŝipoj

Ankaŭ la belo de la urbo kontribuas al la sukceso. Kiam la suno brilas – kio ne ĉiam okazas en Irlando – oni regalas sin, promenante apud la maro, sur kiu videblas buntaj velŝipoj kaj jaĥtoj. Ĉe la horizonto montras sin montoj. De tempo al tempo alvenas aŭ forveturas pramŝipoj el, aŭ al, Kimrio. Dume, sur la stratoj de Dúnlaoire, aŭdiĝas la lingvoj de multe da landoj kaj etnoj: hinda, tibeta, brazila, ĉina, japana ... eĉ Esperanto.

La semajnfina festivalo daŭras de vendredo ĝis dimanĉo. Ĉi-jare ni partoprenis la sabatan programon, precipe dediĉitan al la kulturo de Azio. Aparta allogaĵo estis la Cirko Kawa el Barato, kies anoj faris nekredeblajn atingojn: promenadon sur tenda ŝnuro, grimpadon sur longa bambua stango apogita sur la ventro de eta barbulo, kiu kulminis per sensacia rotacio de „homa helikoptero” sur la pinto de la stango.

Kvankam partoprenis en la festivalo malpli da homoj ol en la pasinteco – certe pro la ekonomia krizo – la publiko estis gaja kaj kontenta kiel ĉiam. La festivalon oni povas varme rekomendi.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝanĝiĝanta mondo

Kiam mi kaj mia kara edzino Hortensia forlasis nian hejmlandon kaj venis loĝi en Bailenambeann, Irlando estis tute malsama ol la moderna, progresema lando, kiu ĝi nun estas. Tiam ĝi estis malriĉa, postrestanta, kaj pli-malpli homogena. Sur la stratoj estis malmulte da trafiko. La plej ofta privata transportilo estis la biciklo; publikaj transportiloj konsistis el malnovaj vagonaroj tirataj de vaporlokomotivoj kaj urbaj tramoj; dum en kamparaj regionoj, oni ankoraŭ uzis kabrioletojn kaj ĉarojn.

Iom primitiva telefonsistemo ja ekzistis, sed tiom malmulte da personoj posedis telefonaparatojn, ke ununura presita telefonlibro sufiĉis por la tuta lando.

Kvankam Irlando estis en la jaro 1921 deklarita Libera Ŝtato (poste, en 1948, Respubliko), ĝi estas kvazaŭ teokratio. Laŭdire, la Taoiseach (ĉefministro), Éamon [ejmon] de Valera, kiu estis tre fervora katoliko, faris nenian gravan ŝtatan decidon sen unue konsulti la tiaman timindan ĉefepiskopon John Charles McQuaid [ĝon ĉarlz makŭéjd], severan, sed altestimatan klerikon, kiu efektive regis la tutan ŝtaton kune kun la katolika loĝantaro en la tuta insulo, kaj norda kaj suda, ĝis sia morto en 1973. Dum tiu periodo la mano de la Vatikano, pere de ties peranto kaj vikario McQuaid, peze kuŝis sur la popolo, eĉ sur tiuj, kiuj ne estis membroj de la katolika eklezio. Divorco, abortigo kaj koncipoprevento estis rigore malpermesitaj. La ŝtata cenzuristo certigis, ke neniu maldeca aŭ malpia libro povu esti legata aŭ eldonita en la lando. La rezulto estis tio, ke la skribaĵoj de la plej elstaraj monde konataj verkistoj estis malpermesitaj, kaj ties libroj devis esti presitaj eksterlande, kaj kontrabanditaj en Irlandon de tiuj, kiuj volis kontraŭleĝe legi ilin.

Fremdaj (tio estas anglaj) sportoj, ekzemple, kriketo, rugbeo, kaj piedpilkado de la internacia futbala asocio ne rajtis esti ludataj sur ludkampoj de la gaela atleta asocio, kaj gaelaj sportistoj riskis esti elpelitaj, se ili samtempe partoprenis en tiaj „fremdaj” sportoj. La tomboŝtonoj de irlandanoj, kiuj mortis en la Unua Granda Milito, ne aŭdacis mencii tiun fakton, kaj familioj hontis pri la partopreno de siaj anoj en la brita armeo, kaj ĝis antaŭ nelonge silentis pri ĝi.

Tamen, iom post iom, pro la fondiĝo de la respubliko kaj, eĉ pli, post la aliĝo de Irlando al la Eŭropa Komunumo (nun la Unio), la lando moderniĝis kaj komencis vere progresi. Dum la mallonga tempo, kiam Irlando estis konata kiel „La Kelta Tigro” – tio estas la blufe prospera ekonomia konjunkturo, kiu daŭris ĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam la kompatinda animalo estis mortigita de la bankoj kaj la naiva registaro – multege da irlandaj elmigrintoj revenis, kaj granda nombro da eksterlandanoj venis serĉi laboron (kiu tiam abundis) en la Verda Insulo. Precipe enmigris poloj – fakte tiom da ili, ke oni iom troige asertadis, ke la pola (ne la irlanda) iĝis la dua idiomo de Irlando. Sed la ondo de enmigrado inkluzivis homojn el aliaj landoj de orienta kaj meza Eŭropo, Afriko, kaj Brazilo.

El la baltaj landoj venis sufiĉe multaj da enmigrantoj kaj gastlaborantoj. Inter ili estis Nola (ne ŝia vera nomo), kiu nun loĝas en nia urbo. Malkiel la plimulto de la tiel nomataj „novaj irlandanoj”, ŝi ne apartenas al la rangoj de freŝaj junulinoj. Neniu scias, kiom ŝi vere aĝas, sed verŝajne ŝi havas proksimume, aŭ preskaŭ, sesdek jarojn. Tio ne estas pruvebla, ĉar ŝi estas junaspekta, sana, kaj admirinde eleganta. Eble ŝi estis vidvino, sed pri tio neniu demandis. Dum la periodo de ekonomia prospero Nola venis al Irlando kun sia filo, lia edzino kaj ilia filineto. La intenco de la familio estis, ke ili loĝu kune, kaj ke ŝi, kiel bona avino, prizorgu la infanon, dum la gepatroj laboras. La tuta aranĝo estis fuŝita, tamen, kiam la filo foriris kun nova amikino (juna advokatino), forlasante la familion. Samtempe Nola decidis, ke ŝi ne volas ludi la rolon de bona avino. Ŝi pli ŝatas amuzi sin, dancante, ĉeestante koncertojn, kaj ekskursante. Same kiel la filo, ŝi trovis novan amon, mildan, mezaĝan, sed ne tre allogan irlandan kamparanon, kiu bredas kurhundojn. La intenco estis, ke Nola kaj la hundobredanto loĝu kune en lia hejmo, sed post nelonga kunvivado, ŝi decidis, ke ŝi ne ŝatas la kompanion nek la odoron de la leporhundoj, kiuj vivis en la domo kun la mastro.

Nola estas sufiĉe ĉarma virino kaj plaĉaspekta. Kvankam ŝi certe ne estas riĉa, ŝi ĉiam sukcesas trovi por si la plej modajn vestaĵojn. Surstrate oni tuj rekonas ŝin, ĉar ŝi estas vestita brile bunte kiel amazona papago, kronita de granda ĉapelo, fasono, kiu ne plu estas ofta en Irlando, krom ĉe edziĝfestoj kaj dum la famaj ĉevalkuroj en Galway [galŭej]. Pro la fakto, ke Nola, krom afabla, estas ankaŭ ruza, ŝi sukcesis persvadi la urban konsilantaron cedi al ŝi etan, sed komfortan domon en sociala domaro por pliaĝuloj. Kompreneble, ŝi neniam konfesus, ke ŝi estas pliaĝulino. Kvankam ŝi ne estas juna, ŝi estas tre atleta. Ŝi konstante ekzercas sin, praktikas jogon kaj naĝas. Ŝi konstante admonas siajn konatinojn kaj nekonatojn pri la neceso ĝuste spiri, sane manĝi kaj eviti nenecesajn medikamentojn. Bedaŭrinde, Nola ofte embarasas la virinojn, kies kunulecon ŝi ĝuas. Sidante en kafejo post la meso kun grupo de mezaĝulinoj, ŝi rekomendas pelvajn ekzercojn, kiuj laŭ ŝi plibonigas kaj pliĝuigas la plenumadon de la seksuma ago. Tio vere ŝokas la decajn irlandaninojn de respektinda aĝo, kiuj imagas, ke ili ankoraŭ vivas en la lando de sanktuloj kaj doktuloj (malkrueluloj prefere dirus hipokrituloj), kiu daŭris ĝis la gloraj tempoj de la ĉefepiskopo McQuaid kaj la Taoiseach (poste Prezidanto) de Valera. Eble estas bone, ke tiuj decaj matronoj ne scias, ke malvirto kaj sekso ĉeestis, eĉ en la glora irlanda pasinteco. Ili kutimas aserti ke, „Sekso ne ekzistis en nia lando ĝis la alveno de la televido”.

La kulmino de la ŝokaj kutimoj de Nola estis iu okazo, kiam ŝi ekskursis kun grupo de amikinoj al la okcidenta marbordo. En tiu memorebla tago ŝi tute senvestigis sin kaj saltis en la maron nuda kiel novnaskita infano. Tia hontinda konduto estas nepermesita sur irlandaj plaĝoj. Kun hororo la grupo rimarkis, ke longa vico de viroj de diversaj aĝoj staras kaj admirante rigardas ŝin, kiam ŝi – kiu ankoraŭ posedas surprize junan kaj bonan figuron – malmergiĝis el la ondoj, kiel Venera aŭ Afrodita.

Nola ne estas la sola interesa loĝanto de Bailenambeann. Ankaŭ nia loka poeto, Oskar Hennesy, meritas mencion. Li ne nur verkas versaĵojn, kiujn li malavare kontribuas al la urbaj ĵurnaloj, sed li ankaŭ fondis la bailenambeannan poezian societon, kies membroj renkontiĝas ĉiusemajne en trankvila trinkejo apud la kanalo. En angleparolantaj landoj oni rigardas iun irlanddevenan skoton, nome William McGonagall (1830-1902), kiel la plej „bonan” poetaĉon en la mondo. La kolektoj de la memtitolitaj „Gemoj el la poeziaj verkoj de William McGonagall” estas tre ŝatata libro, kiu eĉ hodiaŭ bone vendiĝas en Skotlando kaj tutmonde. Oni preskaŭ povus pretendi, ke Oskar estas la McGonagall de Bailenambeann, kvankam liaj versaĵoj estas malpli memorindaj. Jen specimeno de lia arto:

Alvenis jam la belsomero
La birdoj kantas; jen la vero
En arboj kaj en verdarbedoj
Kaj malpli en la floraj bedoj
Pli ĉarma estas ilia kanto
Ol morna monaĥeja ĉanto
Aŭskultante, mi promenas kun la hundo
Krom kiam sur la kampo estas inundo
Kaj mi imagas en matena helo
Ke mi jam estas en Ĉielo
Pro la melodio kaj la belo
De tiu sezono de la jaro
Ĉe la kamparo kaj la okcidenta maro
Kie aŭdiĝas la kriego de mevo kaj laro.
Dankon, ho Dio, pro tia beno
Kaj en la arbaro, la odoro de la keno.

Mi timas, ke ekde kiam la uzado de la lirika irlanda lingvo ŝrumpis en nia regiono kaj la malbela influo de usona slango pli kaj pli estas konstatebla, ankaŭ la kvanto kaj kvalito de poezio kaj de veraj poetoj malpliiĝas. Oskar estas simpatia viro kaj bona najbaro, kiu laŭ sia kapablo provas daŭre flirtigi la poezian flagon super la verdaj kampoj de la lando.

Feliĉaj ni estas, kiuj nomas la urbon Bailenambeann nia hejmo.

Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inter najbaroj malpli da baroj

Pliboniĝas rilatoj inter Serbio kaj ĝia najbaro Albanio. Ekzemple, en albana universitato – en Skadar – malfermiĝos fako pri la serba lingvo. Fiksita estas tago en februaro por honori en Albanio la serban lingvon.

Antaŭe mankis al serboj kaj montenegranoj en Albanio rajtoj, ekzemple pri lingvo, kredo, lernejoj kaj nomoj. Nova registaro kaj alproksimiĝo de Albanio al Eŭropa Unio nun redonas al serboj kaj montenegranoj tiajn rajtojn. Ekzemple, multaj serboj kaj montenegranoj petas siajn antaŭajn nomojn, malpermesatajn en Albanio ekde 1975. Memorindas, cetere, ke en 1967 Albanio estis deklarita – unue kaj unike en la mondo – ateista lando. Tiam estis detruitaj multaj preĝejoj.

Malgraŭ pli bonaj rilatoj, tamen, restas malsamaj opinioj en la najbaraj landoj pri la sendependeco de Kosovo kaj Metohio.

Dimitrije JANIČIĆ/PG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ponto al pliaj kontraktoj

Ponton konstruos ĉinoj en la serba ĉefurbo Beogrado. La ponto ligos du partojn de la urbo, Zemuno kaj Borča [borĉa]. Ĉeestis la solenan metadon de fundamenta ŝtono multnombra ĉina delegacio kaj membroj de la serba registaro.

La ponto estos konstruita per kredito de 217,4 milionoj da dolaroj de la ĉina Eskim-banko, kun jara interezo dum 15 jaroj de 3 %. La laboroj komenciĝos en aprilo 2011. La ponto estos 1,5 km longa kaj samtempe estos konstruitaj 21 km da elirejaj kaj enirejaj ŝoseoj.

Amikeco

Politikistoj diris, ke temas pri ponto de amikeco. Tamen pli gravas mono ol amikeco. Per la ponto volas la ĉinoj prezenti sin al Eŭropa Unio kaj aliaj eŭropaj landoj. Post la Olimpiaj Ludoj en Ĉinio restas multe da fortaj konstru-kompanioj, kiuj serĉas novajn merkatojn.

Serbio, kun ok milionoj da loĝantoj, ne enhavas multe da intereso por Ĉinio. Tamen ĝiaj rilatoj kun Rusio, Belorusio, Turkio kaj landoj de Eŭropa Unio allogas. Temas tiam ne pri ok sed pri okcent milionoj da konsumantoj. Tio signifas, ke la ponto servos ambaŭflankajn interesojn.

Dimitrije JANIČIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Strato de la eŭropa kulturo

En tiu ĉi jaro en Santiago de Compostela [kompostela], urbo en la ekstrema okcidento de Hispanio, regurbo de la aŭtonoma regiono Galegio, oni festas „sanktan jaron”, kiu altiras amasojn da homoj, precipe ĉirkaŭ la 25a de julio, kiam la memortago de la sankta Jakobo trafas en dimanĉon, kio elstarigas la tutan jaron antaŭ la ordinara pilgrimado.

Ekesto

La pilgrimado al Santiago komenciĝis antaŭ pli ol 1000 jaroj, post kiam ĉirkaŭ la jaro 800 Teodomiro, episkopo de la regiono, deklaris, post mirakla ektrovo de tombejo loke de la nuna katedralo, homajn restaĵojn la ostoj de la apostolo Jakobo la pli aĝa, parenco de Jesuo, kiun liaj disĉiploj laŭ la legendoj enterigis post la martiriĝo ne en la „Sankta lando”, sed ĝuste en tiu ĉi mondoparto. De post la retrovado de la sanktulaj relikvoj ekestis modera kultado regiona. Dum la kristana lukto kontraŭ la islamaj invadintoj de la iberaj teritorioj, Jakobo transformiĝis en la grandan helpanton kaj protektanton de la kristanaro, aparte post kiam li intervenis persone en la batalo de Klaviĥo. De tiam la ikonografio montras lin surĉevale, disbatante la malamikojn. Ekestis lia kromnomo Matamoros, t. e. mortiganto de maŭroj, kiel oni nomis la islamanojn.

Mezepoko

Ĉiam pli la famo de la sanktulo kaj ĝia kultejo disvastiĝis tra la tuta Eŭropo. Kiam kadre de la reconquista, la rekonkerado de la lando, la vojoj en norda Hispanio montriĝis sekuraj, komenciĝis ĝenerala pilgrimado al Kompostelo el ĉiuj kristanaj landoj. La urbo fariĝis la tria sankta loko apud Jerusalemo kaj Romo. Papo Kaliksto la 2a permesis la sanktajn jarojn, kiuj okazis eĉ pli ofte ol tiuj en Romo mem. En tiuj jaroj oni, trairante la „Sanktan pordon” aŭ „Pordon de la pardono”, preĝante kaj la pentojn konfesante, povas akiri aparte savigajn indulgojn.

Mezepoke la pilgrimado al Santiago – al la sanktulo kaj la urbo samnoma – fariĝis amasfenomeno kaptanta ĉiujn sociajn tavolojn. Kreiĝis impona infrastrukturo por direkti kaj kontentigi la homojn kaj iliajn bezonojn. Kun la reformacio kaj novaj evoluoj ŝtataj, ekonomiaj, spiritaj kaj sociaj perdiĝis la tutkontinenta aspiro al tiu ĉi celo. La kulto tie ree fariĝis preskaŭ ekskluzive hispana / regiona evento. En la dudeka jarcento la ŝtatestro Franco, mem devenante el Galegio, reprosperigis la kultadon, sed nur ĉirkaŭ la 80aj jaroj nova impeto favoris la Vojon Jakoban ĝis reakcepto inter homamasoj el tuta Eŭropo kaj rekono de internaciaj instancoj, kun ĉiam ankoraŭ kreskanta efiko.

Motivoj kaj metodoj

La plej nobla celo de la mezepokaj pilgrimantoj estis la akiro de indulgo por la propraj aŭ aliulaj pekoj ĉe la tombo de la sanktulo, prefere, ĉar plej efike, en la sanktaj jaroj. Kaj ne nur la fora urbo estis alstrebinda, sed survoje la multaj preĝejoj, katedraloj, monaĥejoj kaj benaj lokoj adiciiĝis al la kolektado de sanktulaj kaj diaj gracoj. La religia fono tiam ja unuarange rolis, sed certe ankaŭ eskapemaj, aventuremaj, komercaj, sociaj, diplomatiaj kialoj. En la nuna tempo la eklezie ligitaj intencoj estas minoritataj. Homoj ankaŭ aktuale ja serĉas spiritan plenumiĝon, sed ofte ne laŭ la tradiciaj kanaloj. Firma kredo apudas svagan esoterecon, nerare sojle de nova vivetapo, en aŭ post malsanoj. Intermiksiĝas turismaj, artemaj, sportaj intencoj. Hodiaŭ oni nemalofte akceptas ofertojn de vojaĝentreprenoj dividi tempe kaj distance la longan vojon en komfortajn etapojn per same komfortaj transportiloj kaj en luksaj dormejoj.

Simpleco, modereco, modesteco ne plu estas ĝeneralaj trajtoj, por tute ne paroli pri asketeco. Tio influis ankaŭ la vojaĝmetodojn. Tien kaj reen tra pli ol dufoje 2000 kilometroj pure piede okazas tre malofte. Multaj homoj komencas la marŝadon nur ĉe Pireneoj, reire oni flugas preskaŭ regule. Helpas ankaŭ busoj, taksioj, privataj aŭtoj, ŝipoj, pakaĵotransportado. Sportemuloj rajdas, biciklas aŭ eĉ vetkuras konkurencante. Kaj per poŝtelefono kaj interreto oni ne plu devas senti sin en fremdejo, sed povas eldistance stiri siajn hejmajn familianojn, akciojn kaj bezonaĵojn, kaj samtempe kapablas en la proksimeco mendi ĉambrojn kaj mangaĵojn je aktuala impulso. Neniu plu dependas de sanktuloj aŭ bonvolaj pilgrimejoj. Troviĝas nur malmultaj aŭtentaj pilgrimantoj, kiuj intence rezignas pri eksteraj kontaktoj kaj helpoj, konfidantaj sin senrezerve al la camiño (vojo).

Konfirmilo

Por ricevi de la ekleziaj aŭtoritatoj en Santiago la konfirmilon pri „vera pilgrimado devote kaj pie”, oni devas atesti per fidindaj stampiloj en sia pilgrimkajero la piedan trairon de la lastaj 100 kilometroj antaŭ Santiago. Jam la ekstera aspekto, la diraĵoj kaj la konduto de multaj atendantoj en la longega vico antaŭ la ĝiĉetoj dokumentigaj suspektigas tiujn motivojn sufloratajn en la latinlingva dokumento. Kvankam nun multaj atendas la konfirmilon compostelana, tamen la nombro de tiuj pretendantoj estas malgranda kompare kun tiu de ordinaraj turistoj. En 2004 nombriĝis 180 miloj da „pilgrimantoj” kontraŭ 12 milionoj da turistoj. La lastaj estas kontentaj per fotoj dissendadataj interrete, montrantaj ilin en tipa restoracio en Santiago aŭ survoje. Ili ne aspiras paperaĵon por ŝajnigi pilgriman karakteron.

Konsiloj

Sciante, ke la nuntempa ĝenerala strebo al Santiago de Compostela havas nepretervideble siajn komercajn, turismajn, modajn trajtojn jam superantajn la bezonojn spiritajn kaj kulturajn, pli konsciaj pilgrimantoj tamen senhezite rekomendas entrepreni la Vojon de Sankta Jakobo. Sendepende de la irmaniero ĝi povas havigi mensan pliriĉiĝon kaj ensentadon en la kulturan heredaĵon de Eŭropo. La titolo de vojpriskribo post spontana ekiro de iu germana popolhumuristo „Jen, mi estas for!” logis ja multajn liajn admirantojn al Santiago. Sed homoj, kiuj serĉas pli ol ordinaran turisman ekscitiĝon kun certa religia aromo, prefere ne sekvu lian modelon, sed bone preparu sian vojon ne nur fizike, tio estas konsideri prudente la enhavon de la pakaĵo, sed ankaŭ spirite, lingve kaj informe. Ne sufiĉas atendi reveliĝon, lumon, trankvilecon, pacon simple nur de la vojo irata. La efikoj ne aŭtomate rezultas el kilometroj piede paŝitaj. Ĉiu vojo al Santiago estas individua Vojo Jakoba kaj povas alporti tiom da „graco”, kiom la individuo sopiras. Neniu povas devigi pilgrimvojon por siaj celoj. Sed la vojo povas multaflanke kontribui al la plenumo de deziroj sincere esperataj.

Kulturstrato

Jam en 1987 la Konsilio de Eŭropo honoris kaj iel transformis la Vojon Jakoban al „Eŭropa kulturstrato”, tiel malfermante kaj rekomendante la itineron ankaŭ al homoj ne firme katolikaj. Same Unesko en 1993 atribuis al la tuto la statuson de „Monda kulturheredaĵo”. Hodiaŭ abunde libroj, filmoj, informiloj helpas pretigi la propran vojon. La paĝoj en interreto ofte estas valoraj, sed en pleno ne plu travideblaj, ne elĉerpe utiligeblaj. Sed per saĝa preparado la nuntempa pilgrimantoj trovos ĉiujn indajn celojn survoje kaj kompostele kaj pluse, la lumon ĉe la „Fino de la Mondo” (en la galega lingvo Fisterra), kie la suno forsinkas jen majeste, jen mizere en la senfinan oceanon, levante antaŭ la homo la demandojn pri senfineco kaj transcendo neeviteble, rekte kaj pli evidente ol sur la tuta sankta vojo. Jam tial la Ruta Xacobea [ŝakobea] meritas la iradon.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kumamoto ne jubileu

En sia interesa artikolo pri Kumamoto (MONATO 2010/8-9, p. 20-21) sinjoro Harada skribas, ke la kastelo de Kumamoto festis la 400-jaran jubileon de sia ekzisto. Certe la kastelkonstruo finiĝis en 1610, kaj ni estas en 2010.

Tamen estas dirinde, ke la nuna kastelo ne estas tiu, kiu estis konstruita en la 17a jarcento. La originala kastelo estis plejparte detruita en 1877 dum la enlanda milito konata kiel la ribelo de Satsuma. La nuna kastelo, kaj precipe ĝia ĉefturo, estis rekonstruita en 1960. Mankas do 83 jaroj por 400-jara ekzisto.

Multaj japanaj kasteloj malaperis, ĉu pro tertremoj, ĉu pro incendioj, ĉu pro militoj, inter kiuj estas la dua mondmilito, kiu sola detruis kvin el ili. Restas nur 12 originalaj kasteloj, kaj Kumamoto ne estas inter ili, la plej malnova estas tiu de Maruoka (1576) en la gubernio Fukui.

Thierry TAILHADES
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Retproblemoj

Ke Interreto alportis multajn utilajn uzeblojn, ne estas dubinde. Sed ĝi ankaŭ alportis problemojn kaj malavantaĝojn. Ekzemple, novaj esploroj montras, ke legantoj de tekstoj en la reto kutime ĉesas legi post nur kvinono de artikolo. Por komparo: legantoj de presitaj tekstoj interrompas plej frue post la duono. Evidente do la reto akcelas malemon legadi. Verkantoj tial reagas al tiu fenomeno, skribante tekstojn pli kaj pli mallongajn. Eble iam ili reduktos la enhavon al nur unu frazo. Modelo por tio ja estas la mallongaj mesaĝoj, kiujn oni povas skribi per poŝtelefonoj.

Akompanas tiun fenomenon uzado de telegramstila aŭ eĉ kripla lingvaĵo. Ankaŭ multaj aŭtoroj de nia revuo evidente opinias, ke oni tiel devas reagi al kreskanta mallegemo: ili liveras pli kaj pli mallongajn artikolojn (bonŝance ankoraŭ ne en kripla lingvo).

Alia malavantaĝo de la reto estas perdo de privata sfero. Pli kaj pli multaj homoj ne hezitas prezenti siajn intimajn aferojn publike en la reto. Tion tamen multaj homoj ankaŭ timas. Aktuala ekzemplo estas la servo Street View de Google. Neŭtrale oni povus traduki tion per „stratorigardo”, sed kritikantoj preferas la formon „stratogvato” kaj protestas, se en tiu servo ili trovas sian propran straton kun sia hejmo.

Aparte ampleksaj estas protestoj en Germanio, kie Google planis komenci tiun servon en septembro. Jam en aŭgusto oni kalkulis pli ol 200 000 intervenojn de civitanoj. Laŭ enketo 52 elcentoj de la germanoj malakceptas prezentadon de siaj hejmoj per stratogvato. Tio ne mirigas, ĉar germanoj pro historiaj spertoj estas aparte sentemaj koncerne sian privatsferon. Dufoje dum la pasinta jarcento totalismaj sistemoj rigore spionadis siajn civitanojn. Komence la nazioj per pluraj sekretaj servoj kaj policoj ekstermis ĉiun privatsferon kaj persekutis amase homojn, kiuj ne konformis al la nazia ideologio, kaj murdis milionojn. Poste orientgermanoj dum 40 jaroj suferis spionadon de komunistaj sekretaj servoj, precipe la fifama „Stasi” (Staatssicherheitsdienst, servo por ŝtatsekureco). La problemo ĉe Google estas, ke temas pri privata entrepreno, kies manipulado de datenoj estas netravidebla. Tial multaj homoj ne fidas al ties promesoj ne prezenti hejmojn de protestintoj. Nun la germana registaro planas apartan leĝon pri la afero. Ĉu tio solvos la problemojn, ne estas certe.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu kulpas nur la naturo?

Meze de tiu ĉi jaro abundis katastrofoj en multaj landoj, plej multajn el ili kaŭzis la naturo, sed ankaŭ homa kulpo kreis aŭ fortigis iujn el ili. La naftokatastrofo antaŭ la orienta bordo de Usono tute klare estis homfarita. Kaŭzis ĝin eksplodo de borturo de la naftokompanio British Petroleum (BP, brita petrolo), kies sekvo estis detruo de bortruo en giganta profundo mara. Sekve dum multaj semajnoj milionoj da litroj da nafto senĉese elfluis el la grundo, poluis la akvon kaj damaĝis ne nur plantojn kaj bestojn en la maro mem, sed ankaŭ la bordojn. Bonŝance pro tiu akcidento mortis „nur” kelkaj homoj, tamen tre multaj bestoj (precipe fiŝoj kaj birdoj). Estis unu el la plej grandaj katastrofoj tiuspecaj, se ne la plej granda.

Sekvis diluvoj en Ĉinio, kiuj kaŭzis ne nur detruojn de kampoj, sed ankaŭ malsuprenglitadon de deklivoj, kiu „entombigis” tutajn vilaĝojn kun loĝantoj. Miloj da homoj mortis, miloj senhejmiĝis. Certe, kulpis abundaj pluvegoj, sed kulpis ankaŭ la fakto, ke en tre multaj riveroj de la regiono oni konstruis gigantajn akvobaraĵojn nesekurajn; pluraj rompiĝis pro troa akv-amaso. Do ankaŭ tiu ĉi katastrofo estis almenaŭ parte homfarita.

Rekordaj temperaturoj

Unuavide la gigantaj incendioj en Rusio ne estis homfaritaj, sed ŝulditaj al la vetero. Pro ekstrema varmego plursemajna tie bruladis multegaj arbaroj kaj – precipe danĝere – torfejoj, kio terure poluis la atmosferon. Ne nur mortis multaj homoj en la fajroj, sed ankaŭ ege suferis ĉiuj loĝantoj pro la veneno, kiun alportis ventoj ĝis la ĉefurbo Moskvo. La incendioj detruis domojn en multaj regionoj, tiel ke homoj perdis ĉiun havaĵon. La ekonomia damaĝo estis giganta, sed la homa sufero eĉ pli granda. Kial oni ne sukcesis rapide sufoki la brulojn? Ĉar mankis fajrobrigadistoj kaj aparatoj por batali kontraŭ la incendioj. Do ankaŭ tie kulpis homoj, precipe politikistoj, kiuj ne sufiĉe ekipis fajrobrigadojn, uzante la monon prefere por aliaj aferoj (aŭ por si mem?).

Paradokse samtempe estis malvarma vetero en Ĉeĥio, Pollando kaj la najbara Germanio, kie abundaj pluvegoj kaŭzis inundojn per riveroj. Subakviĝis multaj vilaĝoj kaj urbetoj, mortis kelkaj (malmultaj) homoj, la damaĝoj estis tamen ankaŭ tie grandaj. Parte mankis digoj por deteni akvon, aliaj rompiĝis pro akvopremo. Tamen en tiuj bone strukturitaj landoj oni relative bone mastris la problemojn, ankaŭ ne mankis helpiloj kaj helpantoj. Kaj damaĝitoj povis esperi pri ŝtata helpo por riparado kaj rekonstruado de domoj.

Biblia dimensio

La plej granda homa katastrofo tamen sendube okazis en Pakistano, kie diluvo kompareblis kun tiu, pri kiu raportas la juda Biblio. Senĉesaj pluvegoj kaŭzis neimageblajn inundojn, en kiuj pereis 1500 homoj kaj senhejmiĝis 20 milionoj. Evidente tio estis la plej terura naturkatastrofo de la nuna epoko. Kaj kontraste al la biblia rakonto, neniu el la trafitaj homoj disponis pri arkeo kiel Noa, kiun savis dio. La malriĉega popolo ne ricevis helpon de korupta kaj malkompetenta ŝtato, skuata krome de taliba terorismo. Blasfeme taliboj asertis, ke pri la katastrofo kulpas la fakto, ke la ŝtato ne estas islamisma. Sed nelaste pro la timo de okcidentaj homoj pri taliboj kaj terorismo helpo el tiuj landoj por la suferantaj pakistananoj komence alvenis nur tre hezite.

Klimatŝanĝo

Ĉu troveblas komuna faktoro de ĉiuj ĉi katastrofoj? Ĉu oni simple povas diri: kulpas la naturo? Jes, sed naturo torturita de la homaro. Klare ke en Rusio, Ĉinio, Pakistano kaj meza Eŭropo inundojn kaj incendiojn kaŭzis la naturo. Sed diluvoj kaj bruloj estis tiom terure gigantaj (rekordaj) nelaste pro la klimatŝanĝo kun pli kaj pli ekstremaj veteroj, kaj ke pri ĝi kulpas homoj, estas same klare.

En Rusio aldoniĝas kroma faktoro. Dum la komunisma epoko gigantomaniuloj regantaj tie ordonis senakvigi vastajn marĉojn. La restanta torfo nun estas tiom seka, ke ĝi brulas tiom pli facile. Sed la naftokatastrofo en Usono ne ŝuldiĝas al klimatŝanĝo. Tamen, se Usono, kiel preskaŭ ĉiuj aliaj landoj, fine agnoskus la ekziston de tiu ŝanĝo kaj eltirus konsekvencojn, ĝi devus rezigni pri nafto kaj akceli aliajn energifontojn. Pretekste oni diras, ke BP pro neglekto de preskriboj kaŭzis la akcidenton. Tial oni daŭrigas boradon en profunda maro. Sed eĉ plej pinta teknologio povas fiaski. Perfektaj metodoj ne ekzistas. Ni do povas atendi pliajn katastrofojn homfaritajn.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Homo universala, homo moderna: Johann Joachim Becher naskiĝis antaŭ 375 jaroj

Speyer (sud-okcidenta Germanio), urbo de germanaj imperiestroj, de romanikstila katedralo kaj de la reformacia protesto, aktuale festas kune kun la J. J. Becher-Asocio jubilean naskiĝtagrevenon de homo eksterordinara, kies multflankaj konceptoj efikas ankoraŭ en nia tempo.

Johann Joachim Becher naskiĝis en 1635 en luterana pastora familio en Speyer. Kvankam li post la infanaj jaroj ne plu loĝis en sia naskiĝurbo, li ĉiam menciis sian devenon en la titolpaĝoj de siaj traktaĵoj per la aldono von Speyer (germanlingve) aŭ Spirensis (latine). Becher multe vojaĝis, unue devige kun la duonpatro al Svedio, Nederlando kaj Italio, poste profesie. Verŝajne li studis en Hajdelbergo. En 1657 li iris al la kortego de la elekta duko de Majenco kaj fariĝis ties matematikisto kaj medicinisto. Tra postenoj en Manhejmo kaj Munkeno li atingis la imperiestran kortegon en Vieno. De tie, komisiite de la imperiestro, li vojaĝis al Nederlando. En Meklenburgio kaj Anglio li provis solidigi sian financan kaj profesian vivon. Jam en 1682 li mortis en Londono, kie li entombiĝis en la preĝejo St James in the Field.

Becher estis universala homo. Plej altan renomon li akiris kiel ekonomiisto en la tiama epoko de la merkantilismo, kiam naciaj ŝtatoj komencis strukturi sian ekonomion kaj provis atingi aktivan komercobilancon kaj aŭtarkion per altigo de la propra produktado kaj per reduktado de la importoj. Por tiu celo Becher kreis, komisiate kaj financate de la regantaj tavoloj, modelajn laborejojn kaj manufakturojn por la produktado de vitro, lanaĵoj, papero, silko, porcelano ktp ... Li okupiĝis pri la klerigado de la laboristoj kaj pri ilia saneco. Interalie li postulis ankaŭ la klerigan edukadon de la virinoj kaj reduktadon de la almozuloj per labor- aŭ vendo-lokoj.

Por altigi la labor- kaj enspezo-nivelojn li inventis aŭ plibonigis maŝinojn kiel ŝipoj, mueliloj, segiloj, tempo- kaj temperatur-mezuriloj, teksiloj, faris ĥemiajn eksperimentojn, plifaciligis la elfosadon de krudmaterialoj. Li enkondukis novajn plantojn kiel terpomoj, morusarbojn por silkoproduktado, sukerkanon. Por la transporto de la varoj li elpensis la ligon de la grandaj eŭropaj riveroj, projekton, kiu realiĝis, sed nur en la dek-naŭa jarcento. Por la konservado de la esperataj ŝtataj riĉaĵoj li planis unuecan monunuon kaj ĝeneralan landan bankon.

En siaj verkoj pri politiko kaj ŝtatteorio, Becher postulas rezigni pri malegala traktado de homoj, ŝtatan instruadon, kreon de riĉaĵoj nur per laboro, socian helpon (kie necesa), zorgon ankaŭ por la posteuloj. Ankaŭ tiuj ideoj trovis plenumon nur multe pli poste, kaj eĉ hodiaŭ evidentiĝas saĝaj.

Krom la specife ekonomiaj interesoj, Becher multe traktis science pri la naturo, ekzemple pri la mineraloj, pri bestoj, pri plantoj, specife pri kuracaj herboj, pri medicino. Kaj li ne neglektis la malpli erudiciajn homojn. Libron kun popolecaj konsiloj li privarbis tiel : „Ĉio en altgermana lingvo, ilustrita, distra kaj kompleta, kaj proza kaj poezia”. Kiel klera homo, mem traktante en laŭdire dek lingvoj, li konis la komunikadan problemon. Ankaŭ tiurilate li prezentis solvon: Sistemo de signoj kune kun pluraj vortaroj pontu almenaŭ surpapere inter diversaj lingvoj.

Nelaste li skribis pri filozofio, pri la moralo, pri la individua kaj la grupa feliĉo. Sian libron Psychosophia, das ist Seelen-Weisheit („Psikozofio, tio estas saĝeco de la animo”) pri la ekkono de Dio, li taksis la esenco de siaj verkoj. En ĝi li instruas, ke la filozofio instigas uzi la racion, kaj ke la teozofio („la saĝeco pri Dio”) gvidas al la dia sfero. Li do dividas la kampon kaj tiel evitas mezuri la teologion per la racio.

Homo kun tiom da interesoj kaj kapabloj, protagonisto de la klerigado kaj de la racio, tamen havas siajn obskurajn flankojn. Ja ŝatata de siaj komisiantoj riĉuloj, li ĉiam devis lukti por la propra vivtenado. Tial li ne evitis spekulaciajn provojn ŝanĝi la sorton. Ekzemple, kiel la mezepokaj alĥemiistoj, li provis produkti oron el sablo. Sed li tion ne faris sekrete en kamereto, sed grandskale ĉe la marbordo. La rezultoj tamen ne valoris la penon, ne konvinkis la monodonintojn kaj ne plenigis la propran konton. En sia libro Malsaĝa saĝeco aŭ saĝa malsaĝeco Becher iom memmoke mencias aliajn fantomojn, kiujn li postkuris: la ŝtonon de la saĝuloj, la eternan lumon, la kvadratigon de la cirklo, la Perpetuum mobile (la ĉiaman moviĝadon).

Liaj verkoj estas preskaŭ nesupervideblaj, des pli, ĉar li en sia propra listo ofte mencias nurajn projektojn, kvazaŭ ili jam estus aperintaj. La taksado de la persono kaj de la verkado ne estas identaj. Pri la personeco oni konsentas, ke li pro siaj orgojlo, mokemo, malkonstanteco ktp multe malhelpis sin mem. Sed multaj laŭdas liajn inventaĵojn, lian percepton de la sociaj necesoj, lian vizian rigardon al la ebloj de la estonteco. Pro sia multflankeco, disŝiriteco, viziemo Becher aspektas antaŭtempa moderna homo, kiu lanĉis ideojn, kiuj validas ankoraŭ nuntempe, post pli ol tri cent jaroj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

JJB-breco

La jubilean 375an naskiĝtagrevenon de la Polyhistor („multsciulo”) Johann Joachim Becher, devenanta el la palatinata Speyer, oni honoris tie ne nur per altranga festkunveno kaj sciencaj prelegoj, sed ankaŭ, kiel decas por omaĝi inventiston, per nova inventaĵo.

Speyer ja estas „la urbo de la breco”, ĉiujare festante eĉ „Brezelfest” (brecofestenon), la plej grandan popolfeston ĉe la supera Rejno, kun gaja festprocesio kaj plezurmejlo. Okaze de la Becher-eventoj lerta brecisto inventis novan formon de la bakaĵo. Al la tradicia aspekto de du brakoj interkruciĝantaj, kiujn oni povas interpreti kiel la literon B laŭ la familia nomo, li aldonis la inicialojn de la antaŭnomoj (J kaj J). Tiel li ne nepre plibeligis la klasikan prastilon, sed almenaŭ duobligis la pezon de la foje mola, foje kraketanta nutraĵo, disdonita malavare kune kun glaso da bona palatinata vino donace post la oficiala Becher-solenaĵo. Alia avantaĝo, se ne novaĵo, estis la uzado ne de blanka nenutra, sed de bruna, plenvalora faruno.

Se Becher vivus ankoraŭ, li certe provus utiligi la ideon por novaj enspezoj. En Speyer la breco ja estas konsiderinda ekonomia faktoro, sed ankaŭ tie oni ne pli gajnas per altigo de la pezo, sed preferas, kiel ĉie, altigon de la prezo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ideoj, konceptoj, maksimoj de J. J. Becher (1635–1682)

Ankaŭ klera homo antaŭ 300 jaroj vidis la mondon tra la okuloj de la propra tempo. Do, ĉu oni taksu la subajn opiniojn de J. J. Becher postrestintaj, reakciaj, avangardaj, modernaj? Ĉu la postuloj estas atingindaj, atingitaj? Ĉu iamaj ekkonoj ĝis nun efektiviĝis en progresoj? Ĉu ili daŭre restas komunaĵo de la socio aŭ denove perdiĝas? Kiel rilatus la nuntempa homo al la temoj? Almenaŭ oni povas konstati, ke nenio nova estas sub la suno.

Libereco apartenas al ĉiu homo ekde la naskiĝo, kaj ĉiu estas same valora kiel ĉiu alia.
Bona edukado de la junuloj estas la fundamento de la ŝtato.
La regantoj estu virtaj, ĉar la popolo speguliĝas en ili.
La ordinaruloj ne ekzistas por la superuloj, sed la superuloj por la ordinaruloj.
Hodiaŭ nenio estas pli kutima ol trompa ŝajnigado. La homoj montras sin amikaj, nur por eluzi la proksimulojn. Sincereco aspektas kiel stulteco.
Oni admonu homojn, kiuj formanĝaĉas kaj fordrinkas sian havaĵon kaj, malriĉiĝinte, postulas de la komunumo subtenon por si kaj siaj infanoj.
Fremduloj ne parolu indigne kontraŭ la gastigantoj.
La infanoj de la gastlaboristoj kun tempopaso fariĝas enlandanoj, kiuj ŝatas sian novan patrujon tiom, kiom iliaj gepatroj ŝatis sian iaman.
Tro da ŝtatoficistoj elĉerpas la kason de la ŝtato. Pli bone estus malmultaj bone salajrataj, ol multaj neniofarantoj.
Niaj ŝtataj oficistoj atentu, ke neniu fraŭdo, trompo, superruzado, malordo okazu en la merkato, kaj tute ne – riske de perdo de deĵoro kaj honoro – mem implikiĝu en tiaĵojn.
Diboĉa mastrumado de la superuloj kaj leĝeranima vivado de la ordinaruloj korodas la financojn de respubliko ĝis ĝia baldaŭa pereo.
La ŝtata mono restu en la lando, kaj, se eliranta, estu protektata.
Kiu havas monon, tiu ne volas labori, sed pagas la laboron.
Sen mono la mondo fariĝus egala. Neniu devus labori por aliuloj, kaj ĉiu devus labori mem.
Devus esti eble skribe interkompreniĝi per komunaj signoj. Same bone estus inventi universalan lingvon facile lerneblan, konvene uzeblan, agrable paroleblan. La ĝisnunaj provoj estas tro artecaj, tro abundaj, tro komplikaj, nepraktikeblaj. Malaperu nenecesaj vortoj kaj gramatikaj variaĵoj.
Por paco, kiu ne rapide forvaporiĝu, necesas, ke la homoj lingve komprenu sin.
Produktado kaj konsumado en la ŝtato devas esti en ekvilibro. Socio ne povas akcepti sendistinge ĉiun, kiu venas.
Registaroj efikigu, ke junuloj, senlaboruloj, malriĉuloj, almozuloj povu ricevi laborlokon en ŝtataj labordomoj aŭ aliaj publikaj institucioj, por ke ili per sincera burĝa enspezo kontribuu al la propra kaj la ŝtata bonfarto.
Oni malpermesu inventojn, per kiuj oni perdas homajn laborlokojn.
Estas pli bone instrui la malriĉulojn ol subvencii ilin.
Multaj homoj vivas kiel stultaj bestoj. Pasas tagoj, en kiuj ili eĉ ne pensas, ke ili estas homoj kaj tute ne, ke ili zorgu pri la proksimuloj kaj ties kleriĝado.
Estas homoj, kiuj laŭdire studadas por poste instrui kaj regadi la aliulojn, sed estas finfine pli mallertaj, malspertaj kaj malbonkondutaj ol la ordinara metiisto kaj kamparano.
Kiu timas dornojn, ne pluku rozojn.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parado de toleremo

La „paradoj de toleremo” (MONATO 2010/8-9, p. 12) laŭ mi reale estas „paradoj de maltrankviligo”. Malmultnombraj samseksemuloj maltrankviligas multnombrajn loĝantojn, manifestaciante sur stratoj. Seksemo ne estas por stratoj kaj paradoj. Jam estas seksemo objekto de difinitaj sciencoj, sociaj sistemoj kaj popolaj spertoj, kaj sur ili sin apogas la seksa edukado de junuloj ĉe ĉiuj popoloj. Tial mi opinias, ke estas erare aprobadi paradojn de samseksemuloj kaj maltrankviligi la loĝantojn.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojo de la Nacio

La montara tereno de Albanio malfaciligas veturadon. Aldone la komunisma reĝimo ĉiam konstruis laŭ strategiaj pli ol ekonomiaj celoj. Tial precipe la nordo, najbare al Kosovo, suferis pro vojoj sen tuneloj kaj necesaj pontoj. Por atingi la landlimon per buso, nur 200 km for de la ĉefurbo Tirano, necesis naŭ horoj.

Tial la albana registaro antaŭ ses jaroj decidis konstrui novan vojon pli mallongan kaj havantan centojn da pontoj kaj tunelon ĉirkaŭ ses kilometrojn longa, kiu ebligos atingi la landlimon ene de tri horoj.

La vojo estas preskaŭ preta. Jam de unu jaro pli ol miliono da homoj kaj dekmiloj da aŭtoj kaj kamionoj uzas ĝin por atingi ne nur la nordon de Albanio sed ankaŭ Kosovon, Makedonion kaj Serbion.

Komence de 2010 ankaŭ la registaro de Kosovo decidis konstrui similan ŝoseon, kiu estos ligita al tiu en Albanio. La nova vojo atingos Serbion ĉe la limpunkto Merdar.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tri regionoj: kelkaj precizigoj (3)

Belgio estas interesa lando kun siaj malfacilaĵoj pri religio, lingvo kaj disdono de la prospero. Ĝis nun la belgoj sukcesis solvi siajn problemojn sen sangoverŝo. Tio estas prifierinda. Tamen mi estas iomete ŝokita de la frazo de Ivo Durwael „oni povas kompreni la acidan sintenon de la flandroj, kiuj sentas sin melkitaj” (MONATO 2010/8-9, p. 6). Li parolas nur pri la diferencoj inter la nordo kaj la sudo, sed ekzistas ankoraŭ pli grandaj diferencoj inter la okcidentaj kaj la orientaj provincoj de Belgio. La orienta provinco Limburgo estis ĉiam malbone traktata kompare al la okcidentaj kun iliaj grandaj urboj. Ili havas havenojn, la sudaj kaj orientaj provincoj ne. Similas iomete al Kroatio kaj ĝiaj najbaroj.

Ivo Durwael ne parolas pri la vera regado de la monfluoj. Kelkaj familioj kaj profitgrupoj uzas la romantikan bildon de la maljuste traktata Flandrio por nun akiri la povon. Preskaŭ ĉiuj amaskomunikiloj en Flandrio estas en la manoj de tiu malgranda grupo. Ili uzas la lingvon por organizi la landon kaj per ĝi la disdonon de la prospero. Ili sukcese akiris pli da regado super la monfluoj. La frapfrazo estas: kion Flandrio faras, tion ĝi faras pli bone ol Belgio. La mono por grandaj publikaj laboroj estas jam en iliaj manoj.

Lingvo – kiel religio aŭ haŭtkoloro – ne estas bona bazo por organizi landon. Pli bone estus, se la registaro okupus sin pri veraj problemoj de la homoj: la kvalito de la aero, akvo, nutraĵoj. Se oni koncentrus sin je la veraj problemoj, la respekto kaj la kunvivo inter la homoj havus pli da ebloj.

Eduard KUSTERS
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eduard Kusters el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Emblemoj perversiulaj

Lastatempe oni multe parolas pri pedofilio. Temas pri socia plago, kiu atingas eĉ edukistojn kaj eklezianojn, do tiujn, kiuj ege pli ol aliaj homoj estas vokataj por protekti infanojn. Oni scias, ke la diversaj institucioj kontraŭbatalas per ĉiuj fortoj tiun fenomenon por identigi la kulpulojn kaj ilin punigi, tiel malebligante, ke estu novaj viktimoj. Tamen ne ĉiam facilas tion fari.

Verŝajne ne ĉiu scias, ke pedofiliuloj pli kaj pli ofte utiligas specifajn emblemojn por reciproke sin rekoni. Tiuj simboloj, kiuj videblas ekzemple ĉe kolĉenoj, pendaĵoj, brakringoj aŭ tatuoj, disvastiĝas ankaŭ interrete. Estus bone, se ordinaraj civitanoj rekonus ĉi tiujn emblemojn, por pli bone protekti sin kaj familianojn kontraŭ pedofiliuloj. Eblus tiel, en plej suspektindaj kazoj, eĉ denunci la portanton de tia emblemo al la polico.

Papilio

Emblemoj antaŭ nelonge malkovritaj jenas: du bluaj trianguloj, unu interne de la alia, indikas preferon pri knaboj (stiligitaj trianguloj indikas preferon pri tre malgrandaj infanoj); du rozkoloraj koroj, unu interne de la alia, indikas preferon pri knabinoj; papilio kun korformaj, rozkoloraj kaj bluaj flugiloj indikas preferon pri ajnaj infanoj.

Oni provu distingi ĉi tiujn emblemojn por sin gardi kontraŭ tiaj perversiuloj. Se oni iomete atentas kaj kunlaboras, eble ne estas tiel malfacile preventi novajn krimojn.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vakcino preventas kancerojn

La homa papilom-virusa infekto estas la precipa kaŭzo de la kancero de la utercerviko.

La unua efika kontraŭkancera vakcino estis vakcino kontraŭ hepatito B. La viruso de hepatito B kaŭzas ne nur la akutajn formojn de la malsano, sed ankaŭ ĉe iuj malsanuloj kronikan hepatiton kaj en apartaj kazoj (verŝajne kune kun iuj aliaj faktoroj) cirozon kaj eĉ hepatkanceron. Ĉar vakcinado kontraŭ hepatito B efike preventas ĉiujn formojn de la malsano, el tio sekvas, ke ĝi preventas ankaŭ hepatkanceron. En multaj landoj tia vakcinado jam estas enigita en la kalendaron de devigaj vakcinadoj.

Papilom-virusoj estas parazitoj de multaj specioj de bestoj kaj homoj. Ĉe homoj, en la plej multaj okazoj ili kaŭzas sendanĝerajn verukojn – sur la haŭto de la manoj, plandoj, en la seksaj organoj (generiloj) ktp. Sed jam delonge estis suspektinde, ke la apartaj tipoj de la homaj papilom-virusoj povas kaŭzi malignajn tumorojn – plej ofte kanceron de la utercerviko, sed ankaŭ de la anuso, peniso, vulvo kaj eĉ de faringo ktp. Tamen multaj sciencistoj eĉ ankoraŭ ĝis antaŭ nelonge opiniis, ke la precipa rolo en tio apartenas al herpes-virusoj. Kaj nur la germana sciencisto Harald zur Hausen definitive evidentigis, ke la precipa rolo en la apero de la kancero de la utercerviko apartenas al la homaj papilom-virusoj. Pro tio la sciencisto en 2008 estis Nobel-premiita „pro sia malkovro, ke la homa papilom-viruso kaŭzas kanceron.”

Harald zur Hausen naskiĝis en 1936, civitano de Germanio. Ankoraŭ en 1970 li faris supozon, ke homaj papilom-virusoj povas kaŭzi kanceron de la utercerviko. Dum pli ol dek jaroj li persiste laboris pri tiu problemo. Nur en 1983 li identigis DNA de homa papilom-viruso de la tipo 16 en la ĉeloj de kancero de la utercerviko. En 1984 li tion aperigis rilate al la tipo 18. Tiuj du tipoj de homaj papilom-virusoj estas identigitaj en 70 % de la kazoj de kancero de la utercerviko. La virusoj komence penetras la epiteliajn ĉelojn de la mukmembrano de la utercerviko. Poste la DNA de la viruso kunfandiĝas kun la DNA de la ĉeloj de la utercerviko kaj nur post kelkaj jaroj la ĉeloj povas fariĝi malignaj. Kancero de la utercerviko okupas la duan lokon (post la mamkancero) en la mondo inter ĉiuj malignaj tumoroj de virinoj. Ĉiujare en la mondo ĉirkaŭ 500 000 malsaniĝas je kancero de la uterceviko, el kiuj preskaŭ duono mortas.

El 15 tipoj de homaj papilom-virusoj, kiuj povas kaŭzi kanceron de la utercerviko, la plej danĝeraj estas du tipoj: numeroj 16 kaj 18. Precipe la virusoj transmisiiĝas per sekskontaktoj. Sed oni ne povas supozi, ke ĉe ĉiuj virinoj infektitaj de la homaj papilom-virusoj – eĉ de la tipoj 16 kaj 18 – nepre aperos kancero. Proksimume nur unu procento el tiuj malsaniĝas je kancero de la utercerviko. Do, verŝajne gravas por tio iuj malfavoraj genetikaj faktoroj, difekto de la imunstato, influo de malsanigaj eksteraj faktoroj ktp. Tamen en 99-100 % de ĉiuj kazoj, kiam virino malsaniĝas je kancero de la utercerviko, en kanceraj ĉeloj oni povas trovi la homajn papilom-virusojn, plej ofte de la tipoj 16 kaj 18. Necesas emfazi, ke sen patogena influo de la virusoj apero de kancero de la utercerviko ne estas ebla.

Vakcinado disvastiĝas

La malkovro de la precipa rolo de la homaj papilom-virusoj en la apero de la kancero de la utercerviko stimulis la kreadon de kontraŭkanceraj vakcinoj. Kaj tiuj vakcinoj estis kreitaj, komence de sciencistoj en Usono kaj baldaŭ ankaŭ en Eŭropo, surbaze de proteinoj (antigenoj) de la homaj papilom-virusoj. Kontraŭ tiuj antigenoj en la organismo de vakcinitoj aperas defendaj antikorpoj, kiuj neŭtraligas virusojn. Nuntempe ekzistas du efikaj vakcinoj. Unu estas direktita kontraŭ kvar tipoj de homaj papilom-virusoj: 6, 11, 16 kaj 18. La dua neŭtraligas du tipojn de la virusoj: 16 kaj 18. Ambaŭ vakcinoj jam estas la plej disvastiĝintaj en eŭropaj landoj kaj Usono. Krome, nun ili estas aplikataj en iuj aliaj landoj de la amerika kontinento, en apartaj regionoj de Azio kaj aliloke. La vakcinoj je 70-80 % imunigas la vakcinitojn kontraŭ kancero de la utercerviko. Kial tio ne estas je 100 %? Pro tio, ke en la vakcinojn estas enigitaj antigenoj de ne ĉiuj 15 tipoj de la homaj papilom-virusoj, kiuj povas kaŭzi kanceron, sed nur de la plej disvastiĝintaj kaj kancerodanĝeraj.

Bedaŭrinde, tiuj vakcinoj estas senutilaj por virinoj, kiuj jam antaŭ la vakcinado estas infektitaj de homaj papilomvirusoj. Tial, multaj landoj vakcinadas nur knabinojn je la aĝo de 11 ĝis 13 jaroj, ankoraŭ ne atingintajn seksan maturecon. Oni supozas, ke ili ankoraŭ ne havis sekskontaktojn, kaj tial ne estas infektitaj de la homaj papilom-virusoj. Sed iuj landoj vakcinadas ankaŭ pliaĝulojn, eĉ je la aĝo de pli ol 20 jaroj. Sed en tiuj okazoj necesas konvinkiĝi antaŭ vakcinado, ke ili ankoraŭ ne estas infektitaj de homaj papilom-virusoj. Same gravas vakcini ankaŭ knabojn – kio, ekzemple, kvazaŭ jam fariĝas en Britio – por preventi ĉe estontaj viroj kanceron de la peniso, anuso ktp. Sed ĝis nun vakcinoj estas sufiĉe multekostaj, kio obstaklas al vasta vakcinado en malriĉaj landoj. Je la aĝo de pli ol 50 jaroj, la plimulto de virinoj jam estas infektitaj de la virusoj, kaj ilia vakcinado estas senutila. Do, la nuntempaj vakcinoj povos preventi kanceron de la utercerviko precipe ĉe la nova generacio de virinoj. Tial tiuj vakcinoj estas bezonataj en plua perfektiĝo.

Estonteco de vakcinoj

Ĝis nun estas kreitaj vakcinoj, kiuj efike preventas hepatkanceron kaj kanceron de la utercerviko. En MONATO (2002, 1, p. 16-17) mi skribis, ke „laŭ oficialaj informoj de Monda Organizaĵo pri Sano, nuntempe en la mondo vivaj mikroboj kaŭzas ĉirkaŭ 15 % de ĉiuj malignaj tumoroj”. Kaj inter virusoj mi tiam listigis la virusojn de hepatitoj B kaj C, la viruson de herpeso Epstein-Barr, la homajn papilom-virusojn, la viruson de T-ĉela leŭkemio kaj aliajn, kiuj en apartaj kazoj (verŝajne kun iuj aliaj faktoroj) povas provoki malignajn tumorojn. Kontraŭ la viruso de hepatito B kaj la homaj papilom-virusoj jam estas kreitaj vakcinoj. Oni povas esperi, ke en la proksima estonteco, scienco sukcesos bridi ankaŭ aliajn.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rajto je minimuma digno

Kun maloftaj esceptoj, italaj malliberejoj prezentas impreson de granda plimalboniĝo. Malobservataj estas eĉ minimumaj kriterioj difinitaj de artikolo 3 de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, laŭ kiu karcerulo disponu pri almenaŭ 3,5  m2 kaj povu esti ekster la propra ĉelo ne malpli ol ses horojn tage.

En Italio, tamen, en ĉeloj de 6 m2 kutime nepras enŝlosi almenaŭ tri personojn, dum 12 m2 fojfoje devas sufiĉi por deko da prizonuloj. La tiel nomataj horoj da aero, kiuj laŭ Strasburgo estu tage almenaŭ ses, malaltiĝas en Italio al du.

Alarmon sonigas la itala gazetaro post raporto komisiita de la konstanta observejo pri mortoj interne de malliberejoj. La raporto klare indikas, ke en la 11 malliberejoj, kiujn kontrolis la observejo, prizonuloj ricevas traktadon, kiun la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj difinas „nehoma kaj humiliga”.

Konsekvencoj

La malliberejoj estas plenplenaj, asertas italoj, disetendante la brakojn, sed la konsekvencoj postulus malpli fatalisman reagon. Ekzemple, granda problemo restas enprizonaj memmortigoj. La neniel honorindan rekordon tenas la malliberejo de Kaljaro, en Sardinio, en kiu ekde 2005 prenis sian vivon 11 el la 50 malliberuloj. Sekvas la milana prizono San Vittore kun 1127 malliberuloj kaj en la sama periodo 13 memmortigoj.

Rimarkindas, ke en la plimulto de la okazoj la memmortigintoj estas junuloj, enkarcerigitaj pro krimoj ne gravaj. Kelkaj el ili estas antaŭ nelonge arestitaj aŭ eĉ proksimaj al elkarcerigo.

Pri Kaljaro oni legas en la raporto: „La konstruaĵo estas kaduka, la bontenado okaza. Ekstere de la ĉelo oni rajtas esti ne ses, sed nur kvar horojn. Instruaj kaj distraj aktivaĵoj estas tre limigitaj.” Plue, en septembro, oni eksciis, ke en la historia roma malliberejo Regina Coeli (konstruita en 1654) mankas jam dum 40 tagoj varma akvo. Tie 1000 kondamnitoj preparas sin al dua sinsekva vintro sen hejtado.

Higieno

Ĉu akcepteblas, ke en progresinta eŭropa lando, kia devus esti Italio, la malliberejoj entenas 67 580 prizonulojn en spaco, kiu apenaŭ sufiĉas por 44 218, kaj ke fine oni rajtas eĉ ne al minimuma persona higieno aŭ eĉ hejtilo? Tial ĉiujare la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj ricevas milojn da priaj apelacioj.

En Eŭropo, kun ĝiaj homaj rajtoj, mortopuno estas malpermesita. Eŭropanoj indigne kondamnas malproksimajn landojn, kiuj ankoraŭ ĝin aplikas. Ĉu estas tamen pli konsole por eŭropana burĝa kaj filistra konscienco kondamni homon al memmortigo aŭ fari nenion por ĝin eviti?

Ankaŭ tio estas mortopuno, eble nerekta, sed same grava. Estu konsentite, ke ĉiu, kiu eraris, elpagu sian kulpon ĝis la lasta guto, sed en prizono estas homoj, ne bestoj, kiuj ankoraŭ rajtas je vivo kaj minimuma digno.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉasantoj ĉasataj

Kipro estas verŝajne la sola lando en Eŭropa Unio, kiu dediĉis la nacian flankon de la 1-, 2-, kaj 5-cendoj de siaj eŭro-moneroj ne al historia persono, ne al antikva monumento, sed al besto.

Tio povus surprizi turiston, sed tute ne kipranon, por kiu muflono (aŭ pli precize loka speco de muflono, kies scienca nomo estas ovis orientalis ophionovis gmelini ophion) estas unu el la plej malnovaj emblemoj de la lando.

La kipra muflono ekzistas en neniu alia lando de la mondo kaj estas atestita sur la insulo jam 6000 jarojn antaŭ la komuna erao. La besto fariĝis simbolo de la kipra flugkompanio Cyprus Airways.

Protekti

Nuntempe la registaro kaj la polico de Kipro klopodas protekti la muflonojn, kies nombroj – neniam grandaj – dum lastaj jaroj rimarkinde ŝrumpis pro ŝtelĉasado.

Temas pri situacio, kiu alprenas pli kaj pli grandajn dimensiojn, malgraŭ la intensigado de kontroloj kaj la persekutado de respondeculoj. Konstateblas, ke en Kipro ekzistas pluraj ĉasistoj, kiuj ne hezitas buĉi la malabundajn kornohavajn mamulojn por riĉiĝi. Ŝajnas eĉ pli nekredeble, ke en la tiel nomata insulo de Afrodito estas tiuj, kiuj pretas elspezi ĝis 50 eŭrojn kontraŭ ĉiu kilogramo da – laŭaserte – bongustega muflona viando.

Spurado

La plej freŝa okazo estis en septembro. Viro, eksuspektinte ĵipon parkumitan je nekutima horo apud la arbaro de Pafoso (naturparko konata kiel unusola vivejo de muflonoj), avertis la policon. Post longa kaj malfacila spurado, kiu memorigis pri usonaj detektivfilmoj, la polico blokis la aŭtomobilon. Ĝin stiris 21-jara lokulo en kompanio de tri apenaŭ buĉitaj muflonoj destinataj – kiel la ceteraj – al la pladoj (kaj ventroj) de respektindaj gastoj.

Tiel daŭras la batalo kontraŭ la ŝtelistoj. Ne sen sukceso: ekzistas nun ĉ. 30 000 muflonoj en Kipro (en 1930 nur kelkdekoj). Cetere, kreskanta nombro da civitanoj deklaras sin preta defendi kontraŭ estingo unu el la kipraj simboloj, pri kiuj ili fieras.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Celen sursele

Antaŭ 600 jaroj la Litova Granda Duklando etendiĝis ĝis la Nigra Maro kaj estis la plej granda ŝtato en Eŭropo. Ĝis nun en Litovio vivas legendo, ke la litova granda duko Vytautas sian ĉevalon trinkigis per nigramara akvo. Onidire en la nuna teritorio de Ukrainio, proksime al Odeso, ankaŭ hodiaŭ pendas memortabulo pri Vytautas la Granda.

La legendo inspiris 44-jaraĝan litovan entrepreniston Giedrius Klimkevičius. „Kial ne rajdi ĝis tiu loko, kiel antaŭ 600 jaroj faris la duko, kaj ne trinkigi ĉevalojn per la mara akvo?” iom ŝerce diris la ĉeval-ŝatanto. Tuj aperis profesiaj rajdistoj, kiuj ŝatas defiojn kaj pretis dediĉi siajn feriojn al la projekto.

Por realigi la ideon ili elektis ponean ĉevalrason bredatan en Litovio kaj nomatan „eta samogitiano” (angle: ZhmudZhemaichu). Tiu ĉi ĉevalraso, fama pro sia pacienco, rapideco kaj obeemo, estas unu el la plej malnovaj en Eŭropo, ĝi estas konata ekde la 6a-7a jarcentoj.

Historiistoj

Komenciĝis la vojaĝo la 8an de septembro, la tagon, kiam en 1430 oni intencis kroni dukon Vytautas la Granda kiel reĝon de Litovio. Survoje la rajdantoj, inter ili du virinoj, intencas viziti historiajn lokojn, kiuj rilatas al la Litova Granda Duklando. Ili volas tie paroli kun surlokaj historiistoj.

En la epoko de Vytautas la Granda oni bezonis duonjaron por atingi la sudajn limojn de la teritorio. La nuna grupo, ĉiutage rajdante 50 km, planas atingi sian celon, la urbeton Oĉakovo en Ukrainio, post 40 tagoj.

La organizantoj neas, ke la ideo naskiĝis pro historia nostalgio. „Ni volas nove fiksi historiajn radikojn de Litovio en la kunteksto de la hodiaŭa Eŭropo”, diris aktivuloj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dekstraj tendencoj

La sukcesoj de la sin tiel nomanta „te-partio” en Usono alarmas ne nur demokratojn en tiu lando. Ke tiu movado denuncas prezidanton Obama kiel „socialiston” estas nur nuanco en ties batalo por dekstregaj ideoj. En Usono vera „socialismo” ekzistis neniam, alimaniere ol en Eŭropo, do la riproĉoj kontraŭ Obama estas ridindaj en la oreloj de eŭropanoj. Sed en la malnova kontinento la fenomeno de dekstrismo aperis jam antaŭ multaj jaroj. Pli kaj pli fortiĝis en multaj landoj dekstregaj partioj; en iuj landoj – ekzemple en Hungario – ili eĉ regas aŭ kunregas. En Aŭstrio, Italio, Danlando, Belgio, Nederlando, Svedio, Pollando, Rusio, Serbio, Kroatio, eĉ en Svisio dekstregaj popolistoj gajnis multajn adeptojn. Ili nutras sin per sloganoj kontraŭ „fremduloj” kaj precipe ofte kontraŭ islamanoj.

Ankaŭ la franca prezidanto Sarkozy [sarkozí] denove ludas la dekstran karton. Kiam li estis ministro pri internaj aferoj, li batalis kontraŭ alĝerianoj, nun li malpermesas al islamaj virinoj porti vualojn kaj laste amase forpelas romaojn el Francio. Dekstregaj popolistoj batalas kontraŭ moskeoj kaj denuncas ĉiujn islamanojn kiel „teroristojn”.

Mirigas tamen unu granda escepto: en Germanio ja ekzistas ankaŭ kelkaj dekstregaj popolistoj, sed ili neniam sukcesis en tiu demokrata lando vere mobilizi tiom da homoj, ke oni povus paroli pri dekstrega movado, kvankam ankaŭ ne malmultaj germanoj malŝatas ekzemple islamanojn. Sed ili ne subtenas dekstregajn partiojn, kiuj en balotoj kutime gajnas nur kelkajn procentojn. Tion oni ne ŝuldas al la demokratiaj partioj, sed ĝi estas historia sperto, kiu tre profundas en Germanio. Post la terura nazia reĝimo kaj malvenko en la 2a mondmilito, germanoj absolute ne volas denove persekuti minoritatojn kaj fremdulojn kiel Hitler, kiu murdigis milionojn da judoj, ciganoj, samseksemuloj, komunistoj, handikapitoj, kristanoj, eĉ esperantistoj. Se nun iuj malmultaj novnazioj manifestacias sian ideologion en iu urbo, tuj amase protestas homoj kontraŭ la bruna hordo. Faŝismo do en la hodiaŭa Germanio ne havas tian ŝancon kian ĝi denove gajnis en multaj aliaj pli-malpli demokrataj landoj.

Kiam oni lernos ankaŭ tie, ke libereco validas ne nur por propraj popolanoj, sed por ĉiuj homoj?

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monato per iPad

Dankon pro la artikolo pri iPad (MONATO 2010/6, p. 20-21). Ĝi helpis min decidi aĉeti la aparaton. Per iPad oni facilege povas tralegi la revuon en la PDF-dosierformo kaj eĉ ĝui la grafikan kvaliton pli bone ol en la presita versio: belegaj koloroj kaj bonega tekst-kvalito! Plaĉas al mi la varieco de la artikoloj, la recenzitaj libroj (ankaŭ haveblaj por iPad malmultekoste). Mi interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la zamenhofa heredaĵo: Esperanto kiel universala lingvo, homaranismo kiel universala religio, kaj nun haveblas MONATO kiel enkonduko al mondcivitanismo. Koran dankon!

Robert POORT
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Robert Poort el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sen perspektivo

En printempo 2003 la tiama usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] kun sia brita pudelo Tony Blair [teŭni blea] komencis la kriman militon kontraŭ Irako. Duonan jaron poste mi provis starigi unuan bilancon post la fulmomilito („Kompatindaj irakanoj”, novembro 2003, p. 9). Ĝi estis katastrofa. Nun, sep jarojn poste, mi povus preskaŭ laŭvorte ripeti tiun komentarion, kvankam nun Usono retiris siajn bataltrupojn el Irako. La multjara milito ekstermis tre multajn homajn vivojn. La 31an de aŭgusto 2010 oni kalkulis, ke pli ol 100 000 irakanoj estas mortigitaj, kaj mortis ĝis tiam 4420 usonaj soldatoj.

Aŭroro ...

Restas 50 000 usonaj armeanoj en la lando; nun la misio havas novan nomon „Operacio Nova Aŭroro” post la antaŭa „Operacio Iraka Libereco”. Ĉu vere la nuna usona prezidanto Barack Obama, kiu heredis tiun militon de Bush, kredas je aŭroro? Ĉu vere Irako nun estas libera? Kaj ĉu la restantaj usonaj soldatoj sukcesos krei kaj garantii tion? Kiuj estas la faktaj rezultoj de la milito? Ĉu Usono atingis siajn celojn?

Obama plenumis sian promeson el la elektokampanjo, deklaris la militon oficiale kiel finitan kaj rekondukis plej grandan parton de la armeo hejmen, sed li evitis ĉiun signon de triumfo. Por tio ankaŭ ne ekzistus ia ajn kialo. Jes, Usono forigis la irakan despoton Sadam Husajn, sed kiun alian celon ĝi atingis? Libereco? Jes, de despotismo, sed por kio? Por malsato, senlaboreco, mizero kaj malsano. Sekureco? Ĉiun minuton irakanoj devas timi memmortigajn atencojn kaj aliajn murdajn agojn. Polico kaj armeo ankoraŭ dum longa tempo estos tro malfortaj por vere sekurigi la landon. Bonfarto? Ne por ordinaraj civitanoj. Mankas eĉ plej bazaj publikaj servoj, pura trinkakvo, elektro kaj aliaj energioj, taŭga transportsistemo. Anstataŭe irakanoj devas vivi kun floranta koruptado. Demokratio? Ho jes, okazis iuspecaj balotoj, sed eĉ multajn monatojn post la parlamentelektoj la politikistoj ne kapablis establi funkciantan registaron. La lando perdis multon, sed gajnis nenion.

Perdoj, perdoj

Ankaŭ Usono mem perdis multon. Ĝis meze de 2010 la Irak-milito kostis pli ol 700 miliardojn da usonaj dolaroj. Tio draste plialtigis la usonan buĝet-deficiton kaj tiel grave plifortigis la ekonomian krizon de la lando. Ne mirige, ke intertempe 70 procentoj de la usonanoj kontraŭas la militon (tiom da estis jam komence en Eŭropo), 60 procentoj postulas ankaŭ retiron de la trupoj el Afganio. Kiam oni mem ne fartas bone, ne interesas problemoj de fora lando, sed hejmaj zorgoj pri laborlokoj kaj ŝtatŝuldoj. En sia parolado al la nacio okaze de la militfino en Irako Obama tial parolis malmulte pri la milito, sed multe pri la hejmaj problemoj. Li promesis akceli la usonan ekonomion. Sed kiel la prezidanto volas fari tion, li ne diris.

Silento

Entute estas interese, pri kio Obama ne parolis. Ekzemple pri la fakto, ke la granda ŝtato terure damaĝis sian reputacion en la tuta mondo pro tiu multjara milito. Aŭ pri la fakto, ke la iraka ĥaoso plifaciligis fortiĝon de najbara Irano kiel regiona potenco. Kial la prezidanto silentis pri tiu terura heredaĵo de Bush, kiu arbitre kaj kun mensogoj komencis la militon? Kial Obama milde kovris mantelon de silento super tiu katastrofa bilanco? Liaj politikaj kontraŭuloj ne dankos pro tio al li. La viro, kiu antaŭ preskaŭ du jaroj ekoficis por ŝanĝi eble ne la mondon, sed almenaŭ sian landon, evidente ne scias, kion li nun faru.

Usonanoj ne havas perspektivon, sed eĉ pli negativan havas irakanoj. Kiu rekonstruos ilian komplete detruitan kaj ruinigitan landon? Kiu helpos akceli la ekonomion? Kiu forigos mizeron? Kiu donos sekurecon? Kiu restarigos homajn rajtojn? Estas hontego.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prezidanto-vico

En januaro 2011 niĝerianoj elektos novan prezidanton. La nuna prezidanto, Goodluck Jonathan [gudlak ĝxónatan], la iama vicprezidanto, transprenis la povon en majo 2010 post la morto de la antaŭa ŝtatestro, Umaru Musa Yar'Adua.

Jonathan fariĝis la unua prezidanto el la niĝeria minoritato. Niĝerio havas pli ol 450 etnojn, sed la tri ĉefaj etnoj, aŭ gentoj, Igbo, Haŭsa kaj Joruba, bataladas por regi la landon. Dum la armea regado la generaloj, kiuj fariĝis ŝtatestroj, devenis de la norda, islama, haŭsa parto de Niĝerio. En 1999 ĉio ŝanĝiĝis, kiam prezidantiĝis eksa generalo Olusegun Obasanyo el la okcidenta, joruba parto de Niĝerio.

Nafto-riĉa

La nuna prezidanto, kiu devenas de la nafto-riĉa suda Niĝerio, jam anoncis sian kandidatiĝon. Kontraŭas lin kandidatoj el la nordo, kiuj opinias, ke venis la vico de norda prezidanto. La suduloj replikas, ke Yar'Adua, nordulo, mortis post tri jaroj da prezidanteco kaj do restu ĉe ili la prezidanta posteno.

Subtenas la kandidatecon de Jonathan – cetere niĝerianoj taksas lin bonŝanca pro lia persona nomo, Goodluck, kiu signifas „bonŝanco” – minoritataj ŝtatoj kaj el sudo kaj el nordo. Apogas lin jam 40 politikaj partioj el la nunaj 63 en Niĝerio.

Kandidatecon anoncis aliaj homoj, i.a. la armea prezidanto Babangida, mem ŝtatestro inter 1985 kaj 1993. Tiu okazigis preskaŭ internan militon en Niĝerio, kiam li renversis la popularan venkon de prezidanto Abiola. Dum la protestoj mortis miloj da niĝerianoj.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Centjariĝo de Patrino Tereza

La 26an de aŭgusto 1910 naskiĝis la verŝajne plej fama virino en la mondo, Patrino Tereza. Ŝia origina nomo estas Gonxhe Bojaxhi [gonĝe bojaĝi], albandevena.

Fruaĝe ŝi jam komprenis, ke ŝi havas mision je la nomo de Dio por servi al la plej malriĉaj inter la malriĉuloj. De Prizeren (Kosovo) al Skopje (Makedonio), poste al Zagrebo (Kroatio) kaj Dublino (Irlando) ŝi maturiĝis kiel vera misiisto kristana por definitive instaliĝi en Kolkato en Barato. Dum 60 jaroj ŝia personeco radiis tra la tuta mondo, ĉie kie okazis malfeliĉoj, militoj, amasaj epidemioj, kruelaj murdoj. Je la nomo de Jesuo patrino Tereza certigis monon, panon, vestojn kaj rifuĝon al miloj da homoj, kiuj vivis marĝenigite, diskriminaciite, malsataj kaj malsanaj.

Bedaŭrinde, la patrujo, la komunisma Albanio, ne akceptis ŝin ĝis la jaro 1989, kiam ŝi vizitis ĝin kaj la tombojn de la patrino kaj fratino en la urbo Shkoder [ŝkoder]. Estis tempo, kiam la komunisma reĝimo estis ŝanceliĝanta, kio kondukis en la jaro 1991 eĉ al ties falo. Ekde tiam patrino Tereza starigis ankaŭ en sia patrujo plurajn misiejojn, kie deĵoras kaj servas ankoraŭ centoj da fratulinoj katolikaj. Ŝi iniciatis ankaŭ la konstruon de nova granda katedralo de Sankta Paŭlo apud la centro de Tirano. Ŝi persone atendis mem papon Johanon Paŭlon la 2an dum lia vizito en Albanio, printempe 1993.

Kvankam foririnte junaĝe el la patrolando, Tereza neniam forgesis ĝin nek ĝian popolon. Iufoje ŝi diris: „Laŭ la sango mi estas albana, laŭ civitaneco baratano, laŭ la kredo kristana, laŭ la koro misiisto de Jesuo”. Daŭre ŝi diris: „Ni preĝas kaj kredas, ni kredas kaj amas, ni amas kaj servas”.

La albana registaro omaĝe al ŝi deklaris la jaron 2010 Jaro de Patrino Tereza. Tiuokaze oni aranĝis ekspoziciojn, stariginte novajn monumentojn, prezentante plurajn koncertojn. Lastatempe la urbodomo de Tirano decidis starigi apartan muzeon pri ŝi, rekonstrui la placon samnoman apud la Universitato, nomumi novan Straton de Patrino Tereza, kie oni metos ŝtonojn kun la surskribo de mondaj eminentuloj pri ŝi. La albana poŝtoserva kompanio eldonis novajn poŝtmarkojn honore al ŝi. La parlamenta prezidanto aranĝis apartan riĉan fotoekspozicion ĉe la fronto de la parlamentejo, laŭ granda bulvardo. La aktivecoj daŭros dum la resto de la jaro. Similaj aktivecoj okazis ankaŭ en Kosovo, Makedonio, Barato kaj en pluraj aliaj landoj, ĉie kie patrino Tereza postlasis siajn neforviŝeblajn spurojn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Simplaj solvoj por premaj problemoj

Kutime eblas solvi problemojn laŭ pluraj vojoj. Solvo povas esti komplika kaj multekosta, sed ofte eblas solvi la saman problemon per tre simpla metodo. Uzi la plej taŭgan solvon gravas en riĉaj regionoj, sed ankoraŭ pli gravas en landoj, kiuj havas nur malmultajn rimedojn.

Howtopedia (proksimuma traduko: „kiel-pedio”) estas senprofitcela asocio bazita en Zuriko, Svislando. Ĝi klopodas tutmonde apliki teĥnologion simplan kaj fidindan, uzante lokajn rimedojn. Ĝi dependas ĉefe de donacoj kaj de volontuloj, kiuj alportas ideojn kaj kiuj verkas kaj tradukas artikolojn por www.howtopedia.org, vikipedio-stila retpaĝaro.

Argilaj potoj

Bela ekzemplo estas la t.n. zeer-poto, kiu en varma loko kapablas konservi manĝaĵojn je temperaturo de 15o C. Kiel? Oni prenas du argilajn potojn de iom malsama grandeco. En la plej granda oni metu tavolon de sablo. La malpli grandan poton oni metas en la grandan kaj plenigas la spacon inter ambaŭ potoj per sablo.

Tiam oni humidigas la sablon per akvo, metas la konservotajn manĝaĵojn en la malgrandan poton kaj kovras la tuton per tuko. La akvo inter la potoj vaporiĝas kaj tiel malvarmigas la internan poton. Oni dufoje tage rehumidigas la sablon. La „fridujo” funkcias nur en seka regiono.

Tiel ne nur estas solvita problemo (konservado de manĝaĵoj), sed tio ankaŭ povas esti bazo de eta loka industrio, kiu produktas kaj vendas potojn, tiel evitante aĉeton de pli kostaj importitaj varoj.

Valoraj artikoloj

La baza ideo estas bona kaj sur la retpaĝo troveblas dekoj da valoraj artikoloj. Tamen restas multo farenda. Entute la anglalingva versio havas nur kelkajn centojn da artikoloj; la franca, araba kaj hispana versioj multe malpli. Tradukoj al aliaj lingvoj estas planataj, sed ankoraŭ mankas. Pri multaj titoloj, kiuj aperas en la indeksoj, estas neniu teksto aŭ nur kelkaj frazoj, kaj la klarigoj aŭ la desegnaĵoj estas malbonkvalitaj.

Alia ofta kritiko: la informoj troveblas nur interrete kaj tiuj, kiuj plej bezonas ilin, ne havas ret-aliron. Eblas respondi, ke en ĉiuj landoj almenaŭ kelkloke estas facila retaliro kaj ke tieaj personoj povas pristudi kaj transdoni la sciojn.

Por kunlabori necesas antaŭe registri sin, donante informojn pri teknikaj kaj lingvaj kapabloj.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova prezidanto

Eksiĝis la prezidanto de Kosovo Fatmir Sejdiu pro tio, ke – kontraŭkonstitucie – li estis ne nur prezidanto, sed ankaŭ la estro de sia partio Ligo Demokratia de Kosovo (LDK).

Reveninte el Unuiĝintaj Nacioj, kiam Serbio rekonis suverenecon de la nova ŝtato Kosovo, Sejdiu diris, ke li respektos la konstitucion kaj eksiĝos kiel prezidanto. Iuj opinias, ke la prezidinto povos tiel koncentriĝi pri sia partio antaŭ venontjaraj naciaj balotoj.

La parlamenta ĉefo Jakup Krasniqi, el la Partio Demokratia de Kosovo (PDK), fariĝos prezidanto, ĝis la parlamento elektos posteulon. Aktuale regas koalicie LDK kaj PDK.

Bardhyl SELIMI/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

ePub

Kiam antaŭ pli ol 30 jaroj Stefan Maul kaj Torben Kehlet, la fondintoj de MONATO, projektis la revuon, ili pensis nur pri papera magazino, sendata perpoŝte al la abonantoj. Tio ja estas komprenebla. En tiu tempo Interreto en sia nuna formo tute ne ekzistis. Ĉio estis sendata tra la tradicia poŝto.

En 1993 Flandra Esperanto-Ligo, la eldonanto de MONATO, aĉetis modemon kun la celo telefone sendi manuskriptojn inter redaktoroj kaj eldonejo. Sed antaŭ ol rekomendi al siaj redaktoroj aĉeti tian novan inventaĵon de la moderna teknologio, FEL ja deziris testi. Sed kun kiu? Nu, en la marta numero de 1993 legeblis la jena anonceto: „Ĉu vi havas modemon? FEL serĉas kelkajn personojn, kiuj havas modemon (kaj komputilon!) kaj pretas fari kelkajn mallongajn testojn.” La testpersonoj estis trovitaj, la testoj sukcesis, kaj MONATO rekomendis al siaj redaktoroj instali tiun novan aparaton. La redaktoro, kiu faris tion tuj, estis Paul Gubbins, kaj liaj tekstoj estis do la unuaj esperantlingvaj manuskriptoj, kiuj fluis „tra la reto” antaŭ ol aperi.

La abonantoj havis kontakton kun la reta MONATO nur tri jarojn poste, kiam la unuaj artikoloj estis konsulteblaj sur la serviloj de CompuServe. Tamen, nur en 2001 la abonantoj povis decidi ricevi la tekstojn hejme, ĉiun artikolon aparte, kiel retmesaĝon. Denove tri jarojn poste MONATO lanĉis sian revuon en la dosierformo PDF. Tiu formo enhavis fotojn kaj estis plenkolora, tre kontrasta do kun la ĝistiama pure teksta formo de la reta versio. Nun, preskaŭ 10 jarojn poste, pli-malpli 10 elcentoj de la abonantaro elektas la PDF-version.

La tekniko tamen plu evoluas, kaj komputiloj iĝas pli kompaktaj. Pro tio abonantoj lastatempe esprimis sian deziron legi MONATOn ankaŭ en sia poŝtelefono aŭ en sia librolegilo, kaj por tiaj malgrandaj ekranoj la PDF-formo ne tre taŭgas. Pro tio la eldonejo decidis proponi al siaj abonantoj plian formon, la dosierformon ePub, kiu aparte taŭgas por lertaj poŝtelefonoj kaj por elektronikaj librolegiloj.

Okaze de via reabono bonvolu do pripensi: aŭ vi daŭre abonas la tradician paperan version – kiu ja ĉiam ekzistos –, aŭ vi elektas unu el la retaj versioj (PDF, ePub aŭ pure teksta) kontraŭ nur 60 % de la baza tarifo. Tiuj, kiuj deziras, povas ricevi ambaŭ: paperan version kaj unu retan version. En tiu okazo la reta versio estas senpaga.

La stabo de MONATO deziras al vi ĉiuj agrablan legojaron!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parado de toleremo (2)

Responde al la letero de Atanasije Marjanović (Parado de toleremo, MONATO 2010/10, p. 6) mi ŝatus emfazi, ke aliseksemaj personoj elmontras sian seksemon ĉiutage, multnombre surstrate – prenante sin je la manoj, interkisante, brakumante. Kial do samseksemaj personoj ne rajtas tion, eĉ unu tagon jare? Mi malkonsentas, ke paradoj de toleremo estas paradoj de maltrankviligo – maltrankviliĝas nur agresemaj kontraŭuloj, dum gejoj kaj iliaj amikoj iras gaje kaj amikeme. Mi estas ĉagrenita, ke ekzistas esperantisto, kiu malferme kaj senhonte subtenas agresantojn.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI
Pollando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paweł Fischer-Kotowski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Deliro dekstrula

En aŭtuno okazis en Hungario tutlandaj municipaj balotoj. En pli ol 3200 municipoj oni elektis urbestrojn kaj estrarojn. En 400 lokoj prezentis sin nur unusola kandidato kiel urb- aŭ vilaĝ-estro. Tie sufiĉis nur unu valida voĉo.

La kampanjo estis mallaŭta kaj enuiga, ĉar la partioj kvazaŭ akceptis la rezultojn de la printempaj parlamentaj balotoj. Okazis nenio nova: furoris la dekstruloj, kiuj preskaŭ ĉie venkis.

Tiel, post 20-jara liberaldemokrata erao, ankaŭ Budapeŝto apartenas al la dekstruloj. Nur la suda urbo Szeged [seged] apartenas al la socialistoj, sed tie la urbestraro havas dekstran plimulton. En vilaĝoj, kie oni voĉdonas pli por personoj ol partioj, ofte venkis sendependuloj.

Bloko

La nuna venko spegulas la socialisman epokon, kiam ĉie venkis la „Patriota Popolfronto”. Nun tamen dekstra bloko regas kaj la parlamenton (kun rajto modifi eĉ la konstitucion) kaj la municipojn.

Tiel kreskis la respondeco de la ministrestro Viktor Orbán. Lia mandato daŭros preskaŭ kvar jarojn, dum kiuj li devas krei stabilan ekonomion spite internacian krizon.

Karlo JUHÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Karlo Juhász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Freŝa leĝo, freŝa aero

Bona novaĵo por grekaj nefumantoj: la 1a de septembro 2010 fariĝis la tago, kiam, post pluraj fiaskintaj leĝproponoj, definitive estis malpermesite fumi ne nur en publikaj lokoj kiaj trinkejoj, restoracioj, bankoj kaj butikoj sed ankaŭ en oficejoj kaj aliaj laborlokoj.

Ĉu nur plia blufo konformiĝi al internaciaj direktivoj en lando kun la plej alta elcentaĵo (40 %) da fanatikaj fumantoj? Tute ne. La leĝo, simila al tiu en Italio kaj aliaj ŝtatoj de Eŭropa Unio, validas senescepte en ĉiuj publikaj ejoj. Malobservado estos traktita per monpunoj ĝis 10 000 eŭroj. Lokoj, kie oni la kvaran fojon malobservas la leĝon, estos dum 10 tagoj fermitaj; la kvinan fojon ties posedantoj perdos sian licencon.

Obstrukco

Ŝajnas, ke ĉi-foje la greka ministerio pri sano agas serioze, celante forigi miskutimon, kiu ĉiujare malsanigas kaj mortigas milojn da grekoj. La leĝo sekvas antaŭajn provojn, kiuj malsukcesis pro la obstrukco de estroj kaj klientoj de kluboj, kafejoj kaj koncertejoj neimageblaj sen fumantoj.

Nun, tamen, la registaro ne toleris protestojn. Kaj ŝajnas, ke ĝia batalkrio kontraŭ fumado ja trafis la orelojn de la grekoj. Dum la unuaj tagoj post la malpermeso ĝi ricevis milojn da vokoj de tiuj, kiuj volis raporti malobservadojn.

Aliflanke ne mirinde. La greka popolo fine ekkomprenas, danke al novaj studaĵoj, la danĝerojn de fumado kaj aktiva kaj pasiva. Samtempe ĝi lernas, ke la sano de plimulto pli gravas ol la profitoj de malplimulto.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jubileo sen jubilado

Komence de oktobro milionoj da niĝerianoj festis la oran jubileon de sendependiĝo el Britio en la jaro 1960. La registaro elspezis milionojn da dolaroj, sed opoziciaj partioj taksis la elspezon sensenca en lando, kie 70 % de la loĝantaro mortos en malriĉo.

Malgraŭ kritikoj, la 1a de oktobro estas deklarita nacia tago. La festoj daŭris kelkajn tagojn kaj al Niĝerio venis pli ol 20 ŝtatestroj kaj multaj reprezentantoj de aliaj landoj. La ceremonioj okazis ĉefe en la iama ĉefurbo, Lagoso, kaj en la nuna, Abuĝo. La niĝeria armeo okazigis grandan spektaklon, kun la celo montri la pretecon de la lando fariĝi mondopotenco en la venontaj 50 jaroj.

Sekureco

Tamen en la centro de Abuĝo, kie okazis la ceremonio, kaj malgraŭ sekureco, kelkajn metrojn for de la niĝeria prezidanto kaj liaj gastoj, eksplodis bomboj. Mortis 12 homoj, ĉefe agentoj de la sekurecaj servoj, kaj estas vunditaj multaj aliaj.

Kulpigitaj estas niĝerdeltaj militantoj kaj ties ĉeforganizaĵo Movado por la Liberigo de Niĝerdelto (MEND). La grupo neis respondecon. Du tagojn poste estas arestitaj dekoj da homoj, inkluzive de la estro de sendependa radio- kaj televido-stacio, kiu organizis kampanjon favore al la eksa prezidanto Ibrahim Babangida.

Nun regas en Niĝerio konfuzo, ĉu Babangida, kiu volas fariĝi denove prezidanto, enplektiĝis en la atenco. Certe estas, tamen, ke la eksplodoj makulis la jubileon, tiel ke pli lamentis ol celebris niĝerianoj.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne tiel eksterordinara

Leginte en la aŭgusta-septembra numero, paĝo 23, artikolon pri trovita piedsigno de dinosaŭro, mi ne certas, ĉu mi bone komprenas la frazon „... la fosiliaĵo estas tute eksterordinara”. La pasintan februaron mi vizitis la hispanan regionon La Rioja kaj mem tuŝis kelkajn el pluraj centoj da tiaj piedsignoj de dinosaŭroj de diversaj specioj, perfekte videblaj en la roka surfaco. Pli da informoj pri tiu allogaĵo troveblas (ankaŭ en la germana lingvo) en www.lariojaturismo.com/dinosaurios/index.php.

Manolo PARRA
Hispanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Manolo Parra el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malbonan apetiton

Viro el vilaĝo apud la litova ĉefurbo Vilnius, aŭdinte pri la morta danĝero de muŝfungoj, decidis mem elprovi, ĉu tio ne estas nur klaĉo. Pasintjare li kuiris kaj manĝis ruĝan muŝfungon. Nenio malbona okazis. Tial li konkludis, ke rakontoj pri toksoj mortigaj estas nuraj elpensaĵoj.

Ĉi-jare la 50-jarulo decidis testi alian specon de fungo – verdan muŝfungon. Manĝinte ĝin, la unuan tagon la viro bone fartis. Li ne sciis, ke la unuaj simptomoj pri veneno ne tuj evidentiĝas. La dua tago ne tiom agrablis, ĉar aperis sango. Post kelkaj tagoj la viro eniris hospitalon, kie la kvinan tagon li mortis.

Distraĵo

En Litovio, kie fungokolektado estas tradicia distraĵo, kaj fungo bongusta manĝaĵo, kreskas ĉ. 300 specoj da manĝeblaj fungoj kaj ĉ. 100 venenaj. La plej venenaj estas la verda kaj la pala muŝfungoj. Sufiĉas unu fungo tia por mortigi homon. La veneno ne ŝanĝiĝas dum kuirado, bakado aŭ konservado.

Tiu, kiu manĝis venenan muŝfungon, la unuan tagon nenion sentas. La duan komenciĝas vomado kaj notindas ventrodoloroj kaj lakso. La trian pliboniĝas la situacio, sed videblas laboratorie spuroj de peza hepata lezo. La kvaran aperas sango el la digesta sistemo. La kvinan rompiĝas la cerbo kaj malaperas la konsciiĝo, kaj la sesan komenciĝas akuta nefrito. Kutime la sepan tagon mortas la fungo-manĝinto.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lernejoj en akvo

La 13an de septembro 2010 malfermiĝis la lernejaj pordoj en Togolando. Dum iuj gelernantoj senprobleme ekiris al la lernejo, aliaj ĝis nun restas hejme. Ĉu pro la nepovo de la gepatroj pagi la lernokotizon?

Oni povas memori, ke en aŭgusto 2008 inundo okazis en Togolando. Tiam homoj iĝis senhejmaj kaj devis ekloĝi en lernejoj. Iujn el tiuj atakis la akvo. Tial la registaro estis devigita prokrasti je du semajnoj la komencon de la nova lerneja jaro. Pasis tiu tempo, sed ne ĉiuj lernejoj seniĝis je akvo. Tamen komenciĝis tiam la lerneja jaro. Ĉiuj tiam pensis, ke nenio tia plu okazos en Togolando. Bedaŭrinde la lerneja jaro 2010-2011 rezervis alian surprizon al la gelernantoj kaj iliaj gepatroj.

La 13an de septembro 2010 en pluraj lernejoj en Lomeo (ĉefurbo de Togolando) ankoraŭ estis pluvakvo. La tuta lernejo dronis en akvo, kio malhelpis la gelernantojn komenci la novan jaron. Tamen jen iuj gelernantoj kaj geinstruistoj spitis la akvon kaj komencis la laboron, malgraŭ flakoj en la klasĉambroj. Certe ne ĝojis la akvo, ke homoj loĝas kun ĝi en la klasĉambro. Jen la 18an de septembro 2010 pluvis la tutan tagon, kaj nun tutajn klasojn plenigis la akvo, tiel ke neniu povas eniri. En iuj lernejoj ne estas akvo en la ĉambroj, sed tiom da akvo ĉirkaŭ ili, ke ne eblas aliri ilin. Ĉu la gelernantoj restu hejme? Pripensiga afero.

Uzitaj pneŭoj

La geinstruistoj kaj gepatroj interkonsiliĝis, kaj jen ili fabrikis ion pontecan el uzitaj pneŭoj de aŭtegoj kaj el brikoj, ke la gelernantoj, unu post la alia, aliru la restintajn ne okupitajn klasĉambrojn. Necesas esti tie por vidi, kiel dancas geinstruistoj sur pneŭoj irante al la klasĉambroj. Estas tute aparta spektaklo. La kurshoroj reduktiĝis, ĉar estas malfacile uzi kelkajn klasĉambrojn por pli ol dek klasoj. Tamen pli bone havi iom ol neniom. Jen la gelernantoj nun kontentas pri la iomo nun instruata al ili. Oni povas demandi kiam kaj kiel reagos la registaro.

La akvo tiom multas en lernejoj, ke ne pli frue ol en januaro 2011 ĝi povos tute malaperi. Aŭtoritatuloj vizitas la lernejojn, fotas la aferojn kaj reiras. Jam pasis pli ol tri semajnoj post la eko de la nova lerneja jaro, sed nenia reago de la registaro aperis. Dume la geinstruistoj kaj gelernantoj, unu post la alia, uzas la pontetojn por atingi la klasĉambrojn. La lernejo CEG Anfame estas unu el la lernejoj inunditaj. Jen fotoj pri ĝi!

GBEGLO Koffi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gbeglo Koffi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Libere moviĝi

Antaŭ nelonge la Eŭropa Parlamento voĉdonis favore al libera moviĝo en EU ankaŭ por civitanoj de Albanio kaj Bosnio. La evento eĥiĝis entuziasme ĉe la albanoj, probable la plej izolita popolo en Eŭropo almenaŭ post la dua mondmilito.

Kulpis unue la komunisma tiel nomata fera kurteno kaj poste tiu de Eŭropo mem, kiu malhelpis al albanoj moviĝi tra kontinento, al kiu ili apartenas ekde pratempo.

Post 1990 ĉirkaŭ 30 % de la albana loĝantaro (1,5 milionoj da homoj) elmigris plejparte senvize. Nun familianoj, restantaj en Albanio, senpacience esperas ilin revidi. Kelkaj albanoj tamen opinias, ke libera moviĝo kondukos al amasa forfuĝo de albanoj. Verŝajne tio ne okazos.

Aŭtobusoj

En aliaj balkanaj landoj, pro la rajto libere moviĝi, multaj veturis okcidenten. Ekzemple antaŭ unu jaro en Sofio, Bulgario, staris dekoj da aŭtobusoj en la urbocentro pretaj ekveturi al okcidentaj eŭropaj landoj. Nun ne plu: mankas mono por vojaĝi.

Restas ankoraŭ unu lando en Balkanio, kies civitanoj ne rajtas libere moviĝi: Kosovo. Iam ankaŭ kosovanoj veturis senĝene tra la iama Jugoslavio. Pro tio multaj gejunuloj petas serban pasporton ĉe oficejoj tiucele malfermitaj en serbaj komunumoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Du mil dek

La plej kuriozan kaj ridindan mensogon ĉi-jare ni aŭdis sendube el Ĉinio. Kiam oni informis, ke Nobel-premion pri paco ricevos la ĉina disidento Liu Ŝiaobo, ĉina ministro diris: „En Ĉinio ne ekzistas disidentoj, nur krimuloj.” (Ĉu tio signifas, ke ĉiuj ĉinoj estas krimuloj?) Kaj la estrino de la ĉina PEN-klubo (PEN, kiel konate, estas klubo de aŭtoroj) asertis, ke aŭtoro kun tiu ĉi nomo ne ekzistas. Ĉu do la stulta norvega Nobel-komitato elektis fantomon?

Pli simplan, tamen ankaŭ ridindan mensogon ni aŭdis dum la vintro de germanaj urbestroj. Pro forta neĝado baldaŭ mankis stratosalo en multaj urboj – almenaŭ tion asertis la aŭtoritatoj. Fakto estis, ke unu tuno da salo en aŭtuno 2009 kostis 70 eŭrojn, en februaro 350 eŭrojn (ĉar pro granda postulado la merkato reagis, kaj la salproduktantoj draste altigis la prezon). La urboj simple ne volis pagi tiom multe ...

Diversaj saŭnoj

La kaprica vetero regalis germanojn ne nur per malvarmega vintro sed ankaŭ per varmega somero. Kiu kutimis dormi nude, estis kompatinda homo, ĉar li ne plu havis ion por malvesti sin, nur la propran haŭton. Tamen unu nuda grupo tute ne suferis pro la varmego: saŭnistoj. Ili frekventis la trohejtitan ejojn ankaŭ dum trohejtita somero. Prudente la germana fervojo proponis al siaj pasaĝeroj (kiujn nun oni nomas „klientoj”) saman servon: en la klimatizitaj vagonoj de fifamaj eksprestrajnoj ICE okaze estis tiom varmege, ke pluraj homoj kolapsis pro la temperaturo de 50 gradoj celsiaj. La klarigo estis simpla: kolapsis ankaŭ la klimatiziloj en la trajnoj, ĉar ili kapablas malvarmigi maksimume ĝis la temperaturo de 30 gradoj. Kiam antaŭ multaj jaroj oni instalis ilin, neniu povis imagi, ke pro klimatŝanĝo ankaŭ en Germanio fojfoje estos temperaturoj pli altaj ...

Kiel konate, la saŭnonacio estas Finnlando. Tie oni asertas, ke saŭnado estas tre saniga. Probable sen saŭnoj finnoj mortus multe pli frue. Nun tamen mortis homo pro saŭnado. En Finnlando oni volis eltrovi la mondĉampionon de tiu saniga proceduro. Sed ĉi-jare rusa finalisto mortis, kuirita ĉe 110 gradoj.

Sekurec-manio

Nudeco ĉiel ajn estas granda modo. Tial oni nun instalis en ĉiuj grandaj flughavenoj tiel nomatajn nud-skanilojn, do aparatojn, kiuj sur ekrano montras korpojn sen vestoj; tiel oni volas trovi kaŝitajn tranĉilojn kaj aliajn danĝerajn instrumentojn, kiujn volonte uzas teroristoj. Tiel do islamistaj fanatikuloj sukcesis nudigi okcidentanojn. Ĉu iu jam elkalkulis, kiom kostas tiu tuta sekurec-manio, kiu rabas la dignojn de miliardoj da homoj, nur por savi eventuale unu, du vivojn?

Oni emas mutiĝi pro tiom da histerio. Mutaj nun devas esti radiostacioj en Somalio, ĉar tieaj islamistoj asertas, ke muziko estas peko. Kaj ĉar islamistoj volonte punas pekulojn per mortigo, la radiostacioj obeas al la malpermeso. Kiel konate, oni ne rajtas ankaŭ ŝerci pri Islamo. En aliaj religioj tio ne estas problemo. Jen ŝerco, kiun volonte rakontas katolikaj pastroj mem: Pastro vokis gepatrojn por plendi pri ilia filo. „Li lernas kaj atentas nenion. Laste li eĉ ne sciis ion ajn pri la morto de Jesuo.” La patro cerbumas kaj poste konfesas: „Vi devas pardoni, sed ni eĉ ne sciis, ke Jesuo estis malsana.”

Brazilo onidire estas katolika lando, sed ankaŭ tie – almenaŭ dum difinita tempo – estis malpermesite ŝerci, nome pri politikistoj dum la elektokampanjo. Kiu televido primokis kandidaton, riskis monpunon ĝis 80 000 eŭroj. Nu, tie oni almenaŭ ne riskis mortpunon ...

Mortoj kaj tankoj

Por mortintoj ja ekzistas diversaj kultoj en diversaj kulturoj. En Usono precipe katolikaj italaj enmigrintoj konservis la tradicion, eksponi mortintojn en nefermita ĉerko, kion oni nomas „public viewing” (publika rigardado). En Germanio dum la mondĉampionado de futbalo en grandaj urboj sur placoj oni proponis ankaŭ tiun „public viewing”, sed anstataŭ kadavrojn oni montris sur grandaj ekranoj futbalmatĉojn. Oni en tiu lando reklamas ankaŭ sakojn kun la nomo „Body-Bag”, angla vorto por kadavrosako. German-usona lingvo evidente emas ŝanĝi vortsignifojn.

Ni restu ĉe morto: tankoj, kiel konate, servas por mortigi malamikojn. Sed la rusa armeo nun instalis ĉe kelkaj landlimoj balon-tankojn, do postiĉojn kun aero interne. Per tia blufo rusoj volas fortimigi malamikojn. Mi proponas, ke ĉiuj armeoj tutmonde imitu la rusan modelon; tiel nia mondo estos multe pli paca. Do ni ne ridu pri la rusa armeo!

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Flandrio vidas estontecon en (reformita) Belgio

Ne nur la ekonomikistoj (vidu apudan artikolon) kredas, ke Belgio ne baldaŭ disfalos. Ankaŭ la ĝenerala publiko preferas konservi Belgion, sed kun multe pli da povoj por la regionoj.

Demandite pri la estonteco, nur 18 % de la flandroj opinias, ke Belgio prefere ĉesu ekzisti. Preskaŭ same multe da flandroj, 16 %, estas poruloj de iu reiro al la unueca Belgio kun unu tutlanda parlamento kaj unu tutlanda registaro.

La fino de la lando laŭ la plej lasta enketo de De Standaard (unu el la plej prestiĝaj gazetoj) kaj VRT (la flandraj radio kaj televido) do ankoraŭ ne estas antaŭvidita morgaŭ. Plimulto plu preferas la federacian ŝtaton, kvankam kun pli da povoj por la regionoj.

Konstantaĵo

Ke la plimulto de la flandroj preferas ne proklami la sendependecon, estas konstantaĵo en la esploroj, kiuj enketas pri la estonteco de Belgio. La rezulto de tiu ĉi enketo do ne mirigas, kvankam la kvanto de sendependiĝemuloj estas duoble pli alta ol antaŭ tri jaroj. Efektive, en 2007, baldaŭ post la federaciaj elektoj, 9 % de la flandroj estis poruloj de sendependa ŝtato.

La treniĝanta politika senelirejo igis la sendependiĝemon klare pli populara, sed la plimulto de la flandroj preferas ne malfondi la landon.

Frape estas ankaŭ, ke la mezuma voĉdoninto por la partio Nieuw-Vlaamse Alliantie (N-VA) vidas sian estontecon prefere en Belgio ol en Flandrio, kondiĉe ke oni ekigu fundan ŝtatreformon. Nur unu el kvin voĉdonintoj por N-VA postulas la finon de Belgio. Tiu rezulto estas stranga, ĉar N-VA, la plej granda partio de Flandrio, en sia programo strebas al sendependiĝo de Flandrio disde Belgio.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Parado de toleremo (3)

Atanasije Marjanović diras (MONATO 2010/10, p. 6), ke „paradoj de toleremo” estas „paradoj de maltrankviligo”, sed kial? Kio maltrankviliga estas en tio, ke homoj volas egalajn rajtojn anstataŭ diskriminacio? Malgajigas min, kiam mi legas tiajn skribaĵojn de esperantistoj, kiuj fieras pri supozeble pli da toleremo, komprenemo, progresemo, amikemo ktp.

Atanasije probable ne plendas, kiam viro kaj virino havas geedziĝan procesion sur strato, ekzemple, do la argumento, ke „seksemo ne estas por stratoj”, ŝajnas esti nur preteksto. Ĉiutage aliseksemuloj montras sian seksemon publike – per vira mencio pri „mia koramikino” aŭ ina mencio de „mia edzo”, per geedzaj ringoj, per portretoj de la amato en laborejo aŭ monujo, per kuntenado de manoj dum promeno, per kiso kaj diro „mi amas vin”. Kial la samaj amaj agoj de samseksaj paroj devas maltrankviligi?

En Serbio ĵus manifestaciis 8000 beogradanoj kontraŭ gejoj per naziaj salutoj kaj kriado „mortigu la gejojn”. Vundiĝis 150 homoj pro perfortaj atakoj. Ne publika samseksemo, sed publika kontraŭgejemo estas la vere maltrankviliga (kaj danĝera) afero.

Russ WILLIAMS
Pollando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Russ Williams el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Senco sen sensacio

Balotoj en junio en Belgio montris dividon inter la nordo (flandra) kaj la sudo (valona). La partio N-VA, dekstra, tamen strebanta al fundamentaj ŝanĝoj, fariĝis la plej granda partio en Flandrio, dum la partio PS, maldekstra, tamen hezitema akcepti strukturreformojn, akiris plej multe da voĉoj en la suda Valonio.

Sed post pli ol cent tagoj da intertraktadoj cele al nova registaro kun sep partioj, kaj post jam du krizoj, N-VA fine anoncis, ke ĝi ne plu volas daŭrigi la nunajn traktadojn kaj preferas rekomenci ĉion de nulo.

Novaĵoj

Komunikiloj preferas sensaciajn novaĵojn. Tial eksterlandanoj povas ekhavi la impreson, ke la belga ŝtato baldaŭ disfalos. Por tion relativigi menciindas radiointervjuo la 5an de oktobro kun Karel Van Eetvelt de la entreprenista asocio „Unizo”. Laŭ la intervjuato „ni ne troigu la efikon de la belga politika krizo al ĝia ekonomio. Entreprenoj ne atendas registarajn interkonsentojn. Ili simple daŭre funkcias. Krome multaj entreprenoj organiziĝas internaciskale. Do la krizo apenaŭ influas.”

Li atentigis, ke necesos fundamentaj reformoj, ĉar en Belgio oni prokrastis solvi la problemon pri maljuniĝanta popolo. Belgio, li diris, postrestas ĉi-rilate en Eŭropa Unio.

Krizetoj

„Jam antaŭ unu monato kaj duono,” li daŭrigis, „mi antaŭdiris, ke necesos diversaj krizetoj. Nun okazis la tria, sed laŭ mi nur temas pri krizeto, necesa, kiam la intertraktadoj stagnas. Tamen ekzistas bona volo en ambaŭ landopartoj kaj sendube la interkonsiliĝoj rekomenciĝos kun la samaj partioj. Ne ekzistas alia vojo.”

Li konkludis: „Estus granda eraro, se nun oni akceptus interkonsenton, nur por saviĝi el kriza situacio, sed kiu poste montriĝas neefika. Nur tiam la belga ekonomio riskas paraliziĝi.”

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Demokratio en postdemokratia socio

En Slovenio okazis en oktobro lokaj balotoj por urbaj kaj komunumaj asembleoj kaj por urbestroj. La partopreno estis magra – iom sub 50 % de la rajtigitoj.

En la du plej grandaj urboj Ljubljana kaj Maribor venkis la ĝisnunaj urbestroj Zoran Janković kaj Franc Kangler, ambaŭ subtenataj ne de partioj sed de propraj eksterpartiaj listoj. En Ljubljano la eksterpartia listo de Janković gajnis 47 % de la voĉoj kaj li povos facile regi praktike sola kun plimulto en la asembleo.

Aliflanke en Maribor la dekstrisma listo de Kangler gajnis nur 10 el 45 asembleanoj kaj verŝajne ne sukcesos krei koalicion, ĉar la maldekstraj partioj havas plimulton. Do al Kangler pli malfacilos regi ol ĝis nun. Tio aparte gravas, ĉar Maribor estos en 2012 kultururbo de Eŭropo. Tiam oni unuece kaj senkverele eluzu la ŝancon por levi la urbon al pli alta nivelo.

Oligarĥioj

Argumenteblas, ke la balotoj pruvis la tezon de la brita sociologo Colin Crouch [kolen kraŭĉ], ke la nuna okcidenta politika sistemo estas ne plu demokratio, sed postdemokratio. Laŭ Crouch, ne plu venkas kvalitaj politikaj ideoj aŭ kontraŭulo de tiu, kiu malbone regis, sed tiu kun multe da mono, kiun subtenas financaj oligarĥioj.

Tio montriĝis en Maribor. La ĝisnuna urbestro uzis sian potencon por personaj interesoj kaj tiuj de siaj proksimuloj. La urba buĝeto suferis pro grava deficito kaj la urbestro plurfoje agis kontraŭleĝe. Ekzemple, li prezentis la urban bilancon por la pasinta jaro nur en aŭtuno, anstataŭ laŭleĝe en printempo. Tial ne eblis scii, kia minuso estas en la kaso kaj kiel la mono estas uzita.

Propagando

Tamen li estas reelektita de pli ol 50 % de la balotantoj jam en la unua voĉdonado. Dum la kampanjo li uzis enorman sumon, prenitan verŝajne el urbaj fontoj por sin reklami. Krome li sendis personajn leterojn al balotontoj, proponante transporton al la balotejo kontraŭ voĉdono favora al li. Tion sciis mariboranoj, sed ili subtenis lin sub influo de forta kampanja propagando, pagita de ili mem.

Demokratio tia ne estas justa maniero regi kaj korekti malbonajn procedurojn. Estu flanke notite, ke la Verda Partio de Maribor gajnis du lokojn en la urba asembleo: inter la elektitoj estas Melita Cimerman, prezidantino de la urba Esperanto-societo.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trezoro disputita

En albanaj teritorioj dum la otomana periodo, precipe dum la lastaj jardekoj de la 18a kaj la unuaj de la 19a jarcentoj, regis du paŝaoj albandevenaj, Buŝatlioj norde kaj Ali Paŝao Tepelena sude.

La du homoj riĉiĝis, kaj la trezoro de Ali Paŝao fariĝis legenda sed samtempe mistera. Laŭdire konservis ĝin lia lasta junaĝa edzino Vasiliki. Pro tio arkeologoj grekaj kaj aŭstraliaj decidis serĉi la trezoron en vilaĝo portanta la nomon de Vasiliki, 300 km norde de Ateno.

Krizo

Parto de la trezoro, se trovita, tuj transpasus al la greka registaro, kiu aktuale troviĝas en financa krizo. Tamen leviĝis voĉoj en Albanio, protestante, ke la trezoro – eble 30 tunoj da oro – aparteninta al albana paŝao iru al Albanio.

Fosadis kaj fosadis la trezorserĉistoj sed trovis fine, anstataŭ oron, nur profundan, ordinaran kaj malplenan puton. Okazis kiel diras albana proverbo: la monto gravediĝis sed fine naskis nur muson.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Volo de la popolo

Fojfoje, malgraŭ demokratio, la volo de la popolo ne speguliĝas en la decidoj de registaroj kaj aliaj instancoj elektitaj. Jen du tiaj ekzemploj el Germanio.

En la urbŝtato Hamburgo, en norda Germanio, regas konservativaj kristandemokratoj (CDU) koalicie kun verduloj. Verda senatanino (tio estas, ministrino) pri edukado proponis reformon por daŭrigi dum ses jaroj komunan instruadon, antaŭ ol apartigi la infanojn laŭ kapabloj kaj laŭ estontaj lernejoj. Nuntempe la infanoj estas pli frue apartigitaj.

Kvankam konservativuloj kutime ne volas ŝanĝi lernejan sistemon, demokrata alianco, konsistanta ne nur el politikaj partioj sed ankaŭ el eklezioj kaj sindikatoj, subtenis la reformon. Tamen protestis burĝaj civitanoj, kies voĉoj pli fortis ol la parlamenta demokratio.

Advokatoj

Referendumo en julio 2010 sukcese postulis fini komunan lernadon post kvar jaroj en elementa lernejo. Do la parlamentan decidon plilongigi komunan lernadon nuligis 56 % de la civitanoj, kiuj partoprenis la referendumon. Tamen la rezulto trompas: la 56 % reprezentas nur 21 % de la voĉdon-rajtigitoj, ĉefe loĝantoj de riĉaj kvartaloj, arkitektoj, advokatoj, kuracistoj kaj bankistoj.

Ĉi tiun aliancon de konservativa etburĝaro instigis la timo, ke gimnazioj – por la plej intelekte kapablaj infanoj – povus pro ŝpar-politiko perdi pliajn du jarojn. Tiel la supera burĝa tavolo, kun multjara sperto pri memmobilizado, kaj ignorante esplorojn, kiuj indikas, ke pli longa komuna instruado pozitive efikas sur ĉiujn lernantojn, sukcese renversis la celojn de elektitaj reprezentantoj de la popolo.

Trajnoj

Simile en la sud-germana urbo Stutgarto. Tie oni batalas kontraŭ nova subtera stacidomo. En 1988 estis rekomendite rekonstrui la tiaman sakstacidomon por krei trairstacidomon. Tiel trajnoj povus ŝpari malmultajn minutojn inter Parizo kaj Munkeno.

Fine, en aŭgusto 2010, komenciĝis la laboroj. Necesos 57 km da novaj reloj, 16 km da tuneloj kaj 18 pontoj. La konstruado daŭros ĝis 2019 kaj kostos 4,1 miliardojn da eŭroj (spertuloj taksas la finan sumon pli alta).

Jam estas detruita parto de la malnova stacidomo kaj forigitaj pluraj arboj en urba parko. Tuj leviĝis protestoj. Kontraŭuloj ĉiutage manifestacias kontraŭ la projekto kaj komence de oktobro ilin atakis la polico. Vundiĝis centoj da homoj, inkluzive de infanoj. La polico diris, ke la perforto „originas ĉe la popolo”.

Parlamentanoj

Laŭ t.n. balotbarometro, pli ol 30 % de la popolo elektus la Verdan Partion kaj la kristandemokratoj, kiuj jam de 57 jaroj regas en Baden-Vurtembergo, perdus sian kutiman plimulton. En la pasinteco ricevi subtenon por projekto facilis, ĉar ofte parlamentanoj simple kapjesas, sekvante partiajn gvidistojn.

Nun en Stutgarto multaj civitanoj postulas la eksigon de la regiona registaro kaj de la urbestro. Aliflanke, multaj esperas, ke nova stacidomo plibonigos la fervojon kaj sekve la regionan ekonomion. Nun eksministro 80-jaraĝa provas trovi interkonsenton inter la du kontraŭaj grupoj.

Demokratio estas civitana rajto. Tiel regas plimulto super multenombra pseŭdominoritato. Du trionoj de du trionoj estas malpli ol duono: laŭ la reguloj de demokratio tio tamen estas plimulto. Tiamaniere eblas venki per nur kvarono aŭ kvinono de la popolaj voĉoj, ĉar ofte partoprenas balotadon malpli ol 50 % de la rajtigitoj. Fojfoje eĉ elektitaj reprezentantoj perfidas la volon de la popolo.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

En la lando de la flavaj bicikloj

Fine de aŭgusto 2010 Moldavio festis 19 jarojn da sendependeco post la kolapso de Sovetunio. Tiam oni prognozis longan, malfacilan kaj ja danĝeran vojon por trovi veran ŝtatecon kaj sendependecon. Multaj intelektuloj en Moldavio volis, ke la lando kuniĝu kun Rumanio, kiel okazis en 1918 post la unua mondmilito.

Provo tia revivigi la nacian konscion de la moldavianoj (pli ol 60 % rumandevenaj) ne plaĉis al Moskvo, ĉiam zorgema pri la „danĝero” de la kuniĝo de tiuj ĉi du rumanaj landoj. Tio montriĝis en la industria evoluo de Moldavio: la plej grandaj fabrikoj situas maldekstre de la rivero Dnestro, kies loĝantoj estas rusamikoj.

Plej streĉaj estis la rilatoj kun Moskvo, kiam en 1991 Moldavio deklaris la rumanan la ŝtata lingvo. Komenciĝis en 1992 milito, kiu daŭris preskaŭ kvin monatojn. Neniu scias, kiom da homoj pereis: verŝajne plurmiloj. La milito estas notita kiel la unua inter polico kaj armeo: tiam Moldavio ne posedis veran armeon.

Okupata

Argumentis rusoj, ke temas pri milito por „defendi la rusajn civitanojn”. Kaj nun, preskaŭ 20 jarojn post la sendependiĝo, Moldavio ankoraŭ povas konsideri sin ŝtato okupata: daŭre en Transdnestrio restas la 14a rusa armeo malgraŭ promesoj donitaj ĉe diversaj pintkunvenoj (ekz. Istanbulo en 1999) forlasi la teritorion.

En Transdnestrio (39,9 % da rumanoj, 28,3 % da ukrainoj, 25,4 % da rusoj kaj 1,9 % da bulgaroj) regas unika kaj eble la lasta maldemokratia reĝimo en Eŭropo, sub la registaro de Igor Smirnov. Estas nedubeble, ke la tiel nomata prezidanto estas nura moskva marioneto, uzata por ĉantaĝi Moldavion. La oficialaj, ŝtataj lingvoj en Transdnestrio estas la moldava (tio estas la rumana), la ukraina kaj la rusa: parolata tamen estas nur la lasta.

En 2003 la rusa prezidanto Putin provis „transdnestriigi” la tutan Moldavion. La tiama prezidanto de la Moldava Respubliko lasthore rifuzis subskribi la dokumenton. Eĉ se Transdnestrio laŭleĝe apartenas al Moldavio, tamen praktike ĝi estas parto de Rusio. Se tro protestus Moldavio, ĝi riskus ne plu ricevi energion ekzemple de la kompanio Gazprom.

Problemo

Nek Eŭropa Unio, nek Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo, nek Usono interesiĝas pri Transdnestrio, timante ofendi Rusion. Intertempe neniu scias, kiam kaj kiel solveblos la problemo. Dume vivas preskaŭ duonmiliono da homoj kvazaŭ en la Eŭropo de la 19-jarcento sub maldemokratia reĝimo, kie vortoj kiel homaj rajtoj ne estas konataj.

Anekdote, pasintan someron mi vizitis bicikle la regionon. Enire, neniu kontrolis miajn dokumentojn. Revene, tamen, post nur du horoj, oni akuzis min, ke mi lezis lokajn leĝojn, ke mi spionis.

Mi estos malliberigita, oni diris, se mi ne pagos monpunon. Obeante, mi petis klarigon pri la leĝoj, kiujn mi rompis. La policano ridante rigardis min, poste mian biciklon kaj respondis: „Vidu vireto, vi tuj pagu la monpunon: via biciklo estas ruĝa, sed ne flava, kiel postulas niaj leĝoj.”

Pan GAVRILAN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pan Gavrilan el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ruĝŝlima vulkano

Lundon la 4an de oktobro, apud la urbo Ajka situanta 125 km sud-okcidente de Budapeŝto, rompiĝis angulo de baseno, kie oni deponis ruĝan ŝlimon, rezultantan el la produktado de aluminio. Inter 600 000 kaj 700 000 m3 da ruĝa koto kun pH inter 11 kaj 13 fluis laŭ la apuda rivereto, inundante proksimajn vilaĝojn. Thierry Salomon vizitis la vilaĝojn trafitajn kaj sendis la jenan raporton.

Du tagojn post la katastrofo mi alvenis por helpi al eksterlanda sendito de radiostacio. Estis jam nokto, merkredon, kiam ni atingis Kolontár, la vilaĝon plej trafitan de la ruĝŝlima torento. Jam kelkajn kilometrojn antaŭe videblis ruĝa koto sur la vojo kaj rande de ĝi. Unue ŝajnis, ke la okraĵo fluis ĝis tie. Sed poste, ĉar la vojo iris denove suben kaj venis kamionoj el la kontraŭa direkto, evidentiĝis, ke temas nur pri koto, kiu elfalis el la ŝarĝaŭtoj.

Mitraleto

Iom pli for, dekstre de la ŝoseo, eblis pro la nokto nur diveni la randojn de la basenegoj. Gardistoj kaj kamionoj baris la vojon kondukantan al la rompita flanko. En la vilaĝo mem eblis aliri la centron nur post montrado de ĵurnalista karto. Sur la teraso de la kulturdomo ripozis kelkaj fajrobrigadistoj. Soldatpolicistoj kun mitraleto enmane gardis la evakuitan parton de la vilaĝo. Forirante, ŝoforo de kamiono por lavi stratojn klarigis, ke ili estis plurope speciale venigitaj el la ĉefurbo.

Ĵaŭdon matene antaŭ Kolontár, dekstre, kaj nun en taglumo, la muregoj de la basenoj aspektis altaj kiel kvinetaĝa domo. Sur la parkumejo antaŭ la kulturdomo svarmis la veturiloj de ĵurnalistoj el plej diversaj landoj. La suno brilis, sed estis nek varme nek malvarme.

Ŝoveliloj

Same kiel la antaŭan vesperon eblis flari nenion specialan. Eble nur odoreton de antaŭ nelonge purigita banĉambro. Krom la diverslingvaj frazeroj de la ĵurnalistoj oni aŭdis bruon de ŝoveliloj kontraŭ asfalto kaj la atentigan signalon, kiun kamionoj eligas, kiam ili malantaŭeniĝas. Post ekiro piede en la straton Lajos Kossuth [lajoŝ koŝut] la speciale lastminute aĉetitaj botoj evidentiĝis nepraj.

Rande apud ambaŭflankaj fosaĵoj kuŝis ankoraŭ kelkcentimetra kototavolo. Homoj en blankaj protektovestaĵoj ĉie: soldatoj, fajrobrigadistoj, volontuloj. Makuloj sur la muroj atestis la altecon de la torento, kelkloke pli alta ol homo. Eĉ fenestrojn ĝi rompis. Plej multaj homoj ŝoveladis. Kelkaj surhavis protektokulvitrojn por eviti, ke la malacidega ŝlimo eniru la okulojn. Per elektraj segiloj oni distranĉis la palisarojn ĉirkaŭ la domoj, por ke buldozoj pli facile povu forigi la teron el la ĝardenoj. La mortkondamnitajn arbojn oni tuj ekzekutis.

Liko

Kamionegoj forportadis la koton. Preskaŭ finita tute nova domo staris verŝajne neniam loĝota. Malantaŭ la ĝardenoj videblis detruitaj maizkampoj. Plasta rezervujo de trinkakvo staris antaŭ la monumento de la mondmilitoj. La vilaĝanoj volonte intervjuiĝis; ja ne estis io alia por fari. Maljunulino rakontis, kiel ŝi saviĝis, alkroĉiĝinte al trabo. Alia loĝanto menciis, ke jam meze de la 80aj jaroj okazis eta liko el la baseno. Hispanlingva televidstabo sen interpretisto provis intervjui vilaĝanojn, alparolante ilin per catástrofe?

La drinkejo, kiu staras iom pli supre ĉe la enirejo de la ĉefstrato, ne estis trafita. Sed nigrakadra mortanonco pendis apud la pordego. En la korto ripozis volontuloj kaj ĵurnalistoj. Reprezentantoj de Greenpeace donis intervjuojn.

Torento

Iom poste oni permesis eniri en la plej damaĝitan parton de la vilaĝo. Super la rivereto Torna la armeo rekonstruis provizoran feran ponteton. Soldatoj notis, kiu transiras, kaj kiam oni revenas. Aliflanke la fluaĵo forbalais la teron sub la relparo. Ĉi tie la torento ŝajne ĉie atingis altecon de preskaŭ du metroj. Muro de domo duonkolapsis. Kadavroj de aŭtoj. Tute fine de la vilaĝo kiel simbolo staris draŝrikoltmaŝino, kies marko estas Fortschritt („progreso”, germane).

Posttagmeze, ĉar vidiĝis pli kaj pli da homoj kun blanka protektomasketo, ankaŭ ni akiris tian en la kulturdomo. En la sekva urbeto, Devecser videblis similaj scenoj en la plej malaltaj kvartaloj. Ĉar mi devis reiri Budapeŝton vendredon, mi lasis miajn botojn kaj masketon al tiu, kiu venis anstataŭi min.

Nur nun, skribante ĉi tiun teksteton, mi rimarkas, ke fakte tiuj homoj vivis kvazaŭ en unukilometra proksimeco de ĉ. 15 metrojn alta vulkano, kies lafo ne varmas, sed tamen ruĝas kaj brulas.

Thierry SALOMON

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Salomon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La lulilo de astronomio

La artikolo pri Mirzo Ulugbeg (MONATO 2010/7, p. 14-18) estas tre interesa kaj instrua, sed mi deziras doni unu malgrandan klarigon. La Internacia Jaro de Astronomio estis proklamita de Unesko, ĉar antaŭ 400 jaroj Galileo Galilei inventis la teleskopon. Nature estas, ke ni apud Galilejo menciu la beogradan scienciston Milutin Milanković. En la tria ĉapitro de sia libro Vojaĝanto tra la universo kaj jarcentoj, kiu nomiĝas Lulilo de astronomio, li en fantazio vojaĝas al Babilono kaj surgrimpas ĝian turon, ĉar tie estis la lulilo de astronomio, antaŭ pli ol du mil jaroj.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝafhundo senlima

Ŝi povas distingi 340 objektojn kaj rekoni bildojn: tial la sepjara kvarpiedulino Betsy el Vieno estas konsiderata la plej saĝa hundo en la mondo. Raso: landlima ŝafhundo.

Betsy surprizis en frua aĝo sian posedantinon per bona parolkompreno. Se tiu nomis objekton, la hundino malaperis kaj post kelka tempo revenis kun ĝi en la buŝo. Se la virino menciis hundorimenon, Betsy poste venis kun ĝi – sammaniere okazis je la balailo, kiun la hundino klare distingas de balaileto.

Karoto

„Ĉio komenciĝis, kiam nia favoratino aĝis kvar aŭ kvin monatojn”, rememoras la posedantino. „Betsy tiam subite ekis alporti aĵojn, pri kiuj ni en la momento parolis. Tutegale ĉu karoto, fromaĝo aŭ kaŭĉuka kolbaso.”

Reprezentantoj de la Guiness-libro de rekordoj kontrolis ŝiajn eksterordinarajn kapablojn, kaj sciencistoj el Max-Plank-instituto en Lepsiko (Germanio) konfirmis la nekredeblan inteligenton de Betsy. Landlimaj ŝafhundoj estas aparte lernemaj kaj kun pudeloj apartenas al la plej saĝaj hundorasoj.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Horor-minado

En la norda niĝeria ŝtato Zamfara mortis pli ol 3000 homoj, ĉefe virinoj kaj infanoj, pro kontraŭleĝa or-minado. La krizo lastatempe akriĝis en vilaĝoj apud la ŝtata ĉefurbo Gusau, kie pro neklaraj kialoj malsaniĝis kaj poste mortis 900 infanoj.

La internacia neregistara organizaĵo Kuracistoj sen Limoj kun federaciaj instancoj esploris kaj konstatis, ke tieaj riveroj estas poluitaj de plumbo. La metalo eniris la akvon pro kontraŭleĝa or-minado.

Ŝajnas, ke vilaĝanoj kaŝe portis hejmen rokojn enhavantajn la oron. Dum provoj eligi la riĉaĵojn, kunmiksita plumbo eniris la riverojn, kiuj solaj provizas ilin per akvo por trinki kaj kuiri.

Kultivi

La federacia registaro nun haltigas kontraŭleĝan minadon aŭ prilaboron de oro. Krome vilaĝanoj ne plu rajtas kultivi sian teron pro la risko, ke ankaŭ la grundo estas poluita.

Ĉar Niĝerio enspezas vendante nafton, ĝi neglektas siajn aliajn naturajn riĉaĵojn. Verŝajne do daŭros kontraŭleĝa minado, ĉar tiel riĉiĝas kaj en- kaj ekster-landanoj.

Intertempe Kuracistoj sen Limoj kaj federaciaj agantoj restas en Gusau por provi savi la vivojn de pliaj viktimoj de la minado.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Komuna agado, komunaj valoroj

Eĉ se la policaj ciferoj tre diferencas de la sindikataj, ĉiuj homoj agnoskas, ke la manifestacioj aŭtune okazintaj en Francio atingis neordinare altan nivelon.

Dum pluraj monatoj, multaj manifestacioj sinsekve arigis plurajn milionojn da homoj en kelkcentoj da urboj, kun subteno de pli ol 70 % de la francoj, malgraŭ gravaj ĝenoj. La unuan fojon jam de tre longe, ĉiuj sindikatoj flankenmetis siajn interfratajn kverelojn por unuvoĉe alvoki la laboristaron defendi siajn emeritajn rajtojn.

Grumblemo

Se oni fidus la gazetarajn raportojn, tia energio rifuzi laboradon ĝis la aĝo de 62 jaroj anstataŭ 60 videble estis malbone komprenata de aliaj eŭropanoj, kiuj ĝenerale emeritiĝas nur ekde la 65a aŭ eĉ la 67a jaraĝo. Oni skribis, ke francoj agas egoisme, aŭ ke ili bezonas de tempo al tempo liberigi sian naturan grumblemon. Kiel kompreni la nunan situacion en Francio?

Post la dua mondmilito, la franca laboristaro sukcesis akiri tre valorajn socialajn rajtojn, danke al multaj bataloj sed ankaŭ dum relative favora ekonomia situacio: sanasekuron tre egalecan, pagatajn feriojn (ekde 1936), familiajn kaj emeritajn rajtojn. Tiuj konkeroj fariĝis valoroj, kiuj cementis la socion.

Konkurencforta

Sed, kiel en aliaj landoj, la situacio malstabiliĝis ekde la 80aj jaroj, kiam liberalismo tutmonde triumfis: maldungiteco, pli kaj pli da mono en malpli da manoj, streĉaj laborkondiĉoj, sensekura estonteco por la venontaj generacioj. Ĉiuj registaroj, dekstraj kaj maldekstraj, vole-nevole iom post iom malkonstruis la socialajn akirojn, por ke Francio estu konkurencforta en nia laŭdire „moderna” mondo.

Rezulte, multaj homoj, ĉefe maldekstruloj, perdis esperon plibonigi sian situacion kaj la mondon. Ili ne plu fidis la politikajn partiojn aŭ forlasis la sindikatojn. La kondutoj fariĝis tre individuaj, dum ĉiu esperas elturniĝi per siaj propraj fortoj por akiri sufiĉan komforton. Resume: ju pli da sociala angoro, des pli da endormiga konsumado.

Ribelo

Paradokse, la ribelo kontraŭ tia situacio okazis danke al la nuna prezidanto, Nicolas Sarkozy, heroldo de liberalismo. La manifestaciantoj koleris ne nur kontraŭ lia decido nuligi la emeritrajton je 60-jariĝo („mi neniam nuligos ĝin”, promesis li dum sia balotkampanjo) sed kontraŭ lia tuta politiko, kontraŭ la nuna situacio de la franca demokratio.

Kvankam en si mem fundamente prava (necesus aparta artikolo por tion klarigi), la popola postulo defendi la nunan emeritsistemon estis ero el vasta protesto kontraŭ liberalismo.

Referendumo

Ĝi unue esprimiĝis en 2005 okaze de la referendumo pri la eŭropa konstitucio. Tiam voĉdonantoj majoritate rifuzis ĝin, samkiel en Nederlando. Sed la tiama franca registaro tuj perfidis tiun demokratan decidon per novtipa traktato de Lisbono, pri kiu rajtis voĉdoni nur la deputitoj.

Granda rankoro naskiĝis kontraŭ la deputitoj, dekstraj kaj maldekstraj, kiuj grandparte akceptis partopreni tiun perfidon. Ampleksiĝis la kolero, kiam Sarkozy tre rapide fanfaronis (faraonis) post sia venko en 2007. Apenaŭ elektita, li atribuis al si salajron 172-elcente pli altan ol tiu de la antaŭa prezidanto Chirac, dum la plej multaj salajroj stagnis aŭ malkreskis.

Restoracioj

Li organizis por siaj elstaraj subtenantoj – artistoj, financistoj, ĵurnalistoj – grandan festenon en unu el la plej renomaj kaj ŝikaj restoracioj de Parizo. Li krozis sur tre luksa ŝipo de entreprenisto, kiu delonge profitas de la publika mono. Li defendis tre favorajn impostajn avantaĝojn por la plej riĉaj socitavoloj.

Li aperis ĉiutage en la gazetaro kaj en la televido eĉ por privataj aferoj, ĝis naŭzo de la spektantoj. Ju pli li publike aperis, des pli liaj diraĵoj malfidindis. Li ĉiudirekten agis por atingoj tro ofte nulaj. Eĉ kelkaj el liaj sloganoj, kiel „Labori pli, por gajni pli”, estas nun preteksto por tre sukcesaj ŝercoj.

Revelacioj

Sarkozy rapide perdis favoran opinion de la popolo, eĉ de multaj homoj, kiuj voĉdonis por li. Tiu situacio grave evoluis dum la lasta somero pro multaj, ĉiutagaj skandalaj revelacioj pri la afero Bettencourt. Liliane Bettencourt posedas luksan firmaon „L’oréal” kaj estas unu el la plej riĉaj homoj de la mondo.

Danke al kaŝita registrado, kies ĉefaj eroj estis diskonigitaj de multaj gazetoj kaj radioj, francoj komprenis, kiom fortaj estas la ligoj inter la politikistoj kaj la mona mondo, la alta burĝaro. Impostoj ridinde malgrandaj rilate riĉojn, grandaj sumoj kaŝitaj en multaj senimpostaj paradizoj, kontraŭleĝa mondonaco al politikistoj, subaĉeto de altranga prokurora amiko de Sarkozy, kaj impliko de la buĝeto-ministro, Eric Woerth, kiu samtempe estis la kasisto de la dekstra partio, kiu organizis la venkon de Sarkozy, ktp, ktp.

Kofroj

Dum kelkaj semajnoj, francoj ne kredis siajn orelojn aŭskultante la radiojn, kaj frotis siajn okulojn legante la gazetojn. Tiuj riveloj multe pli efikis ol iu ajn politika kurso. Ilia fulmrapida lernado tuj koliziis kun la anoncita volo de la registaro modifi la emeritavantaĝojn, „ĉar ne plu estas sufiĉe da mono en la ŝtataj kofroj”. Despli, ke la respondeculo pri tiu reformo estis Eric Woerth mem.

La popolo koleris kaj laŭtvoĉe esprimis tiun koleron. Dekstraj kaj maldekstraj homoj certe ne antaŭvidis saman vojon por elturniĝi, sed havis komunan senton: ili ne plu volis vivi en tiom skandala situacio. Ili volis pli justan socion. Tiu sento trairis la konversaciojn ne nur dum la manifestacioj, sed ankaŭ en la laborejoj kaj oficejoj, ĉe la frizisto, okaze de familiaj kaj amikaj vespermanĝoj.

Kritikoj

La leĝo estas oficialigota sen notindaj modifoj malgraŭ kritikoj kaj diversflankaj proponoj. La registaro malmilde venkis. Tamen la sindikata kaj politika pejzaĝoj videble ne plu similos al la antaŭaj.

La du grandaj partioj, la dekstra UMP kaj la maldekstra PS, esperas nun trankvile, for de la danĝeraj surstrataj tumultoj, sin prepari por la prezidanta baloto okazonta en 2012. Malgraŭ malsimilaj deklaroj kaj pozicioj, ambaŭ kvazaŭ sammaniere gvidis la registaron kaj ofte ne plu havas plenan fidon de siaj elreviĝintaj voĉdonantoj.

Promesoj

Verŝajne ekstremdekstruloj kaj maldekstraj radikalaj partioj fortigos siajn rangojn, sed ankaŭ multaj homoj opinias, ke demokratio ne limiĝas al balotado kaj politikaj promesoj tuj poste neplenumitaj aŭ perfiditaj. Ili sopiras al kontraŭpovaj strukturoj liberaj kaj kontroleblaj.

Ankaŭ la sindikata pejzaĝo evoluis. Videble, la reformistaj sindikatoj esperis saĝan traktadon kun la registaro, sed ili estas elmetataj samtempe al sarkozia rigideco kaj al tre forta premo de sia bazo, kiu firme rifuzis la priemeritiĝan projekton.

Solidareco

La unuecaj kaj bone organizitaj manifestacioj havis pli kaj pli da neatendita sukceso kun partopreno de ĉiuj generacioj. Plie, en multaj uzinoj, firmaoj, la laboristoj organizis ĝeneralajn asembleojn kaj prenis poziciojn sendependajn de siaj sindikataj „hierarkioj”. Ili reinventis tre radikalajn armilojn kun subteno de multegaj civitanoj: unueco, interprofesiaj kunagadoj, pribatala memmastrumado, laborklasa solidareco, ekonomiaj blokadoj.

Francoj iom post iom perdis siajn socialajn avantaĝojn, kiuj dum pluraj jardekoj cementis la landon. Sed en la ĵus okazinta movado multaj homoj rekonsciiĝis, ke ili apartenas al la sama ekspluatata klaso. Dum la multaj kaj imponaj manifestacioj ili videble reakiris komunan valoron: ne ekzistas inda socio sen solidareco. Nun restas demando: kiujn vojojn ili elektos por ĝin konkretigi?

Yves NICOLAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Nicolas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07