• monato200312
  • monato200311
  • monato200310
  • monato20030809
  • monato200307
  • monato200306
  • monato200305
  • monato200304
  • monato200303
  • monato200302
  • monato200301
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2003

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2003. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2003 en la dosierformo PDF.




Arto

Ekonomio

El mia ridpunkto

El mia vidpunkto

Enkonduko

Eseo

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna Vivo

Monato sin prezentas

Noveloj

Politiko

Scienco

Ŝerco kaj Satiro

Spirita Vivo

Sporto

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

La parko de kanaloj en La Louvière

La parko La Louvière [la luvjèr], situanta en la centra regiono de Belgio, estas pitoreske trasulkita de kanaloj kaj akvaj vojoj. Ĝi posedas multajn vidindaĵojn, kreitajn de la homa genio. La Louvière estas impresa heredaĵo de la industria arkeologio kaj arkitekturo.

Aŭdinte la nomon de la parko, oni unue pensas pri la centra kanalo, kiu trapasas ĝin kaj pri la ebloj promenadi laŭ ties bordo ambaŭflanke. Ĝiaj hidraŭlikaj ŝipliftoj estas en la listo de tutmondaj heredaĵoj de Unesko.

Ŝipliftoj

Inter Ville-sur-Haine [vil sir en] kaj La Louvière funkcias kvar hidraŭlikaj ŝipliftoj jam unu jarcenton. Ili ebligas venki la akvan niveldiferencon de 17 m. En 1888 reĝo Leopoldo la Dua inaŭguris la unuan. La konstruado de la kanalo kaj la ŝipliftoj daŭris 32 jarojn (de 1885 al 1917).

La ŝipoj de Kompanio de la Centra Kanalo, veraj navigiloj por retroigi laŭ la tempo, ebligas al la vizitantoj malkovri tiun hidraŭlikan heredaĵon, ununuran en Eŭropo. La kompanio fakte proponas multnombrajn servojn. Ekzemple sperti la hidraŭlikan ŝiplifton de la 19a jarcento en la centra kanalo; veturi per trajneto kaj ekkoni la malnovajn teknikojn de haŭlado; eniri ŝipon, tiratan de ĉevalo; ekskursi per barĝo, ktp.

En la parko funkcias „Rivera sistemo el navigeblaj vojoj”, kiu por akcepti 1350-tunajn ŝipojn, neprigis la konstruadon de kabla ŝiplifto en Strèpy. Nun ĝi estas konstruata kaj, kiam la konstrulaboroj estos finitaj, estiĝos la plej granda ŝiplifto en la mondo, venkanta akvonivelan diferencon de 74 m.

Sciendaĵoj

La ŝiplifto konsistas el du trogoj, longaj je 112 m kaj larĝaj je 12 m. Ili pezas po 8000 tunojn. La tegmento de ĉiu el ili estas tiel granda kiel futbalejo.

La informejo posedas aŭdvidajn aparatojn, planojn, skizon kaj fosiliojn.

Belvidejo kun stirata tablo proponas vidaĵon de la konstruata ŝiplifto kaj de la ĉirkaŭa regiono. Kelkajn kilometrojn for estas la loko Ronquières [ronkjér] kun surfaco de 1432 m2. Ĝi funkcias per du trogoj, kiuj povus akcepti ŝipojn pezajn 1370 tunojn. La niveldiferenco estas 68 m kaj estas superata en 40 minutoj!

De la turo en la parko oni povas vidi la Atomiumon en Bruselo, la monumentan leonon en Waterloo [ŭáterlo] kaj la ŝiplifton de Strèpy-Thieu [strepi tje].

Maxime LECHIEN
Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Novtipaj kafejoj prosperas

La Starbucks-kafejoj originas el Usono. La unua tia japana kafejo malfermiĝis en Ginza, la komerca kvartalo de Tokio, en la jaro 1996. Nun estas ĉ. 260 kaj ankaŭ ĉenoj de similaj kafejoj pliampleksiĝas.

Jam ekzistis kaftrinkejoj, sed Starbucks popularas inter junulinoj pro sia ŝika interna dekoracio kaj – malsame al kutimaj kafejoj – malpermeso de fumado.

IGARASI Takeo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo

En la komenco de la kvara jarcento okazis evento, kiu antaŭdifinis la historian evoluon de l' armena popolo. Kristanismo eniris Armenion komence de la unua jarcento kaj estis akceptita kiel ŝtata religio en 301. Tio ĉi okazis danke al du gravaj agantoj, Grigor Lusavoriĉ (kleriganto) kaj reĝo Trdat. Estas larĝe konata fakto, ke la unuaj kristanoj ĉie estis persekutataj. Grigor Lusavoriĉ multajn jarojn estis malliberigita en profundega foskavego (Ĥor Virab), kiu ĝis nun estas konservita kaj estas dezirinda vidindaĵo por turistoj.

En 303 estis fondita la patrina katedralo Sankta Eĉmiadzin, kiu ĝis nun funkcias kiel spirita centro de ĉiuj armenoj kaj kiel rezidejo de la eklezia gvidanto. Kristanismo fariĝis la kredo de ĉiuj sociaj tavoloj, fundamento de la mondkoncepto de l' armenoj. Ĝi difinis la moralajn kriteriojn, stimulis la evoluon de la armena nacia kulturo.

La kristana kredo, al kiu la armenoj restis fidelaj dum la jarcentoj, fariĝis baza faktoro por konservado de la originaleco de armena kulturo kaj lingvo. La armena apostola eklezio estas ĝis nun la ponto inter la patrolando kaj armenaj diasporoj en la tuta mondo.

La historia vivo de la armenoj pasis en vasta armena montolando. Preskaŭ en ĝia centro troviĝas monto Ararat, kiun Dio destinis por savi la biblian patriarkon Noa. La formiĝo de la armena popolo komenciĝis ĉirkaŭ 3000 jarojn antaŭ Kristo. Gravan rolon en tio havis gentoj, kiuj apartenis al la hind-eŭropa lingva familio. Troviĝante sur la limo de Azio kaj Eŭropo, la armenoj komunikiĝis kun ties kulturoj. Fakte veran armenan kulturon estigis elementoj de ambaŭ civilizoj. Grave influis la armenan kulturon helenismo. De tiu pagana epoko konserviĝis multaj arkitekturaj konstruaĵoj. Fama ekzemplo estas la templo de Garni (1a jc.).

Gravega evento de la kultura vivo estis la kreado, en 405, de armena alfabeto fare de Mesrop Maŝtoc kun subteno de katolikoso1 Sahak Partev. Ĉi tion kaŭzis la neceso traduki la biblion kaj ekleziajn diservojn. Jen la unua frazo, skribita per armena alfabeto kaj tradukita el la biblio: „Ekkoni saĝecon kaj edifojn, scii diraĵojn de saĝuloj”. Nia popolo kun pietato konservas por estontaj generacioj la tombon de Mesrop Maŝtoc en preĝejeto ne malproksime de Erevano, en vilaĝo, kiu nun estas pilgrimloko.

La kreado de armenaj literoj stimulis la evoluon de armena literaturo, kiu formiĝis per historiaj, filozofiaj, teologiaj, natursciencaj kaj belartaj menslaboroj. Antaŭ la invento de la armena alfabeto la popolo dum jarmiloj uzis kojnoformajn skribaĵojn. Multo el tio konserviĝis ĝis nia tempo. La mezepoka historiisto de la 5a jarcento, Movses Ĥorenaci verkis konatan Armenan historion.

Ampleksan sciencan heredaĵon postlasis matematikisto, geografo, kosmologo Anania Ŝirakaci (7a jc.). Lia monumento staras en Erevano, antaŭ la muzeo Matenadaran, kies pleja riĉaĵo estas miloj da antikvaj mezepokaj manuskriptoj. Erevano, la ĉefurbo de Armenio, estas unu el la plej malnovaj urboj de la mondo, samaĝa kiel Romo kaj Samarkando. Ĝi havas „atestilon de naskiĝo”, kiu estis trovita dum arkeologiaj foslaboroj en la 1950aj jaroj. Erevano estas 2783-jaraĝa. En la centro de la ĉefurbo konserviĝis kelkaj preĝejoj: Sankta Katogike (13a jc.), Zoravar (17a-18a jc.), Sankta Sargis (15a jc.) kaj aliaj. Admirinda vidindaĵo estas la muzeo kaj fortikaĵo Erebuni, Urartua urbo de la 8a jc. a.K.2 Tamen Erevano kaj la tuta Armenio estas riĉa je belegaj preĝejoj kun krucoŝtonoj. Krucoŝtono estas tre originala esprimo de la armena arto. Tio ĉi estas iaspeca ŝtona aĵuro kun kruco kiel grava parto, kaj ĉirkaŭ ĝi admirindaj ornamaĵoj. Malsupre de la kruco estas inkrustita la simbolo de eterneco.

La belecon de la altmonta lago Sevan (1897 m super la marnivelo), unu el la plej altaj en la mondo, ne eblas priskribi per vortoj – tion necesas vidi.

Nuntempa Erevano estas antikva kaj moderna samtempe. Promenante sur la stratoj oni povas vidi malnovajn konstruaĵojn apud la modernaj, kaj belegajn kafejojn kaj restoraciojn, akvan parkon, ktp.

Sub protektado de Unesko, la armena popolo kaj la tuta kristana mondo festis en 2001 la 1700-jariĝon de kristanismo ĉe ni. Fare de ŝtata organiza komitato estis pluraj specialaj aranĝoj. La plej gravaj estis inaŭguro de preĝejo Grigor Lusavoriĉ en septembro, pilgrimado al la sanktaj lokoj kaj vizitoj al historiaj vidindaĵoj.

Lida ELBAKJAN
1. Titolo de la ĉefpastro de la armena kaj de iuj aliaj orient-kristanaj eklezioj. (Noto de la redaktoro)
2. Urartuo jam estis politike grava regiono dum la inter-traktadoj kaj -bataloj inter Asirio kaj la hititoj en la 18a jc. a.K. (Noto de la redaktoro)

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Nesolidaj soldatoj

De la deviga soldatservo deflankiĝis dum naŭ monatoj de la jaro 2001 313 litovaj soldatoj. La ĉefa kialo estis drinkado (121 kazoj). Sekvis aŭtaj aŭ busaj paneoj (42 kazoj), familiaj kaj personaj cirkonstancoj (31 kazoj), deziro kunfesti kun geamikoj (21 kazoj), nedeziro servi (20 kazoj), kaj deziro ripozi (18 kazoj). Narkotaĵoj ne ludas grandan rolon por la litovaj soldatoj: laŭ testoj nur iom pli ol 9 % uzas narkotaĵojn, ĉefe metamfetaminon, opiatojn kaj kanabpreparaĵojn.

Soldato estas konsiderata deflankiĝinto, se ĝis kvin tagoj li ne estas veninta al sia taĉmento. Post kvin tagoj li devas aperi antaŭ tribunalo. Pro propravola deflankiĝo atendas disciplina puno, nome aresto dum dek tagoj. Ĉiujare en Litovio ĉirkaŭ 4000 junuloj estas vokataj al militservo. Entute en la litova armeo servas ĉirkaŭ 10 000 soldatoj, el kiuj la duono estas rekrutoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sporto por ĉiuj

Kiam estis aparte aktiva la sendependiga movado en Irlando, laŭ statuto de Gaela Atleta Asocio, datita de 1903, neniu membro de la Reĝa Konstablaro (polico) aŭ de la armeo rajtis esti membro de la asocio aŭ de iu gaela sporta teamo. Plie, estis malpermesite al ĉiuj asocianoj, sub puno de elpelo, esti samtempe ludanto de „eksterlandaj” (t.e. anglaj) sportoj: futbalo, rugbeo, ktp. Multaj irlandanoj opinias la paragrafojn bedaŭrinda kaj nenecesa diskriminacio, kontraŭ kelkaj ŝatantoj de la gaelaj sportoj, sed servantoj de britaj instancoj, aŭ ŝatantoj de kaj gaelaj, kaj neindiĝenaj ludoj.

La socio, inkluzive tiujn, kiuj ne estas ardaj sport-fanatikuloj (kiel la aŭtoro), multe perdas, se ne havas okazon ĝui keltajn sportojn. Precipe la tiel nomata hurling (irlande iomaint) estas, verŝajne, unu el la plej ekscitaj kaj lertaj el ĉiuj sportoj, kaj certe la plej rapida el ĉiuj kampoludoj.

Do estas ĝojiga novaĵo, ke pasintjare la paragrafoj estis forigitaj. De nun oni ne malpermesas membriĝi al policistoj en la nord-irlanda polico kaj de brita armeo, en kiu neniam mankis irlandanoj, precipe kiam estis senlaboreco en la hejmlando.

Ŝajnas, ke iom post iom la socio en Nord-Irlando iĝas iom pli simila al tiu en „normalaj” landoj.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉu komerco helpas?

Nuntempe sportaj kluboj ofte portas nomojn de firmaoj. Foje eĉ okazas, ke du firmaoj subtenas unu klubon – tiel rezultas longa klubonomo, kio estas maloportuna. Dunaferr estas ŝtata fer-kombinato. La firmao apogas la lokan sportan klubon, rekompence la klubo nomiĝas Dunaferr. Tio estas bona reklamo, ĉar la klubo prosperas en diversaj sportobranĉoj. Krome, la eksterlandaj partneroj ne petas de la kombinato bankan garantion – ja ties sportoklubo estas fama pro la venkoj.

Fotex estas usona-hungara societo, okupiĝanta pri fotado kaj elektronika komercado. Ĝi posedas manpilkan klubon. Ĉi tiu teamo estas delonga ĉampiono en Hungario, sed ĉu ĝi estas hungara? Por pli bonaj rezultoj oni aĉetis trejniston kaj sportistojn el Jugoslavio (ankaŭ eĉ el Kubo), kiuj ludas apud hungaroj. Tamen multaj hungaroj loĝas eksterlande. Se venus jugoslava manpilka teamo, ties ludantoj konsistus precipe el hungaroj. Ja en Jugoslavio ekzistas hungara nacia minoritato, do, hungaroj sportas ankaŭ tie.

La sporto pli kaj pli perdas sian originan celon kaj ligiĝas al ekonomio.

Karlo JUHáSZ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La rolo de lingvoj ĉe la pensado

Antaŭ ses jaroj mi ĉeestis prelegon de profesoro Balabán pri la diferenco inter la pens- kaj esprim-manieroj en la greka kaj hebrea lingvoj. La prelego estis tre interesa. Tamen por ni, kiuj ne regas la hebrean, restis pluraj neklaraĵoj, kiuj instigis al plua serĉado.

Iom da prilumo venis per trastudo de la verko de Balabán: La hebrea pensmaniero (1993). Spite tion, tiu problemo sekvis min dum jaroj. Venis al mi la demando, kial, dum tutaj jarcentoj, neniu provis transpontigi tiun abismon? (Poste mi konstatis, ke pluraj tion ja provadis.) Aperis ankaŭ la ideo, ke la kreinto de Esperanto estis laŭ-naske hebreo, studis en „latinaj” lernejoj, tiel ke en lia kapo kunpuŝiĝis ambaŭ tiuj fluoj de pensado kaj esprimado, kaj tio devas speguliĝi en lia ĉefa verko – en Esperanto.

Fine de la jaro 1999 mi konatiĝis kun profesoro instruanta filozofion de lingvistiko en la universitato en Lausanne [lozán], Svislando, kaj, estante kun li kvar tagojn, mi havis okazon informi lin ankaŭ pri mia problemo. Sen diri ion konkretan, li promesis, ke li sendos ion. En februaro 2000 li sendis al mi la franclingvan tradukon de la libro de la itala filozofo Umberto Eco: La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo. Mi estis surprizita. La libro fake pritraktis tion, kion mi nur laike supozis, nome, ke inter la stiloj de pensado, esprimado kaj skribado en la hebrea lingvo ekzistas rekta rilato.

La libro estas tre interesa. Fine de siaj pripensoj Umberto Eco venas al la konkludo, ke plej verŝajne oni ne trovos perfektan lingvon, sed al la perfekta lingvo pleje, tiusence, proksimiĝas ĝuste Esperanto, ĉar ĝi enhavas la gravajn elementojn de ambaŭ menciitaj fluoj, el la hebrea precipe la kreivan kunagadon de la uzanto en kreado de esprimoj, kaj la eblon esprimi per unu vorto eĉ tutan ideon, kaj samtempe precize esprimi la nociojn laŭ la greka principo. Ĉi tiu fakto estis priskribata, jam antaŭ 70 jaroj, ne per komparado de la greka kaj la hebrea sed en komparo kun certaj naciaj lingvoj (germana, franca, angla) de alia franclingva svisa universitata profesoro, Edmond Privat, en lia verketo Esprimo de sentoj en Esperanto.

Enirante la vojon de proksimiĝado de kristanoj kaj hebreoj, kio estas nia ĉefa tasko, oni komencis serĉi la fontojn kaj la evolu-manierojn de la malharmonio inter la hebreoj kaj kristanoj, kaj kiamaniere tio povis atingi la teruran kulminon – la t.n. holokaŭston. Eĉ se oni ne prezentas tion kiel la ĉefan kaŭzon, tamen ĉiuj agnoskas, ke unu fonto estas ankaŭ la principa diferenco en pensado de hebreoj kaj kristanoj. Eble valorus la penon fake prijuĝi kiomgrade la ŝato kaj admiro pri la greka kaj romia retoriko flanke de Goebbels influis lian sintenon al la judoj. Tio estas du mondoj, esprimiĝis profesoro Balabán en siaj prelego kaj verko.

Strebado al sintezo

Eble ĉiuj sentas, ke kun la nova jarmilo ni eniris alian pensmanieron. Vidante la pasintan jarmilon plena de malakordoj, disiĝoj, militoj kaj malamikeco, ni vidas nun ĉie strebadon pri sintezo, proksimiĝado kaj unuigado. Kiel la fendado religia, nacia kaj eĉ atoma estas malbonaj, tiel la sintezo ĉiudirekte estas prospera. Ne nur ajna-forma miksaĵo, sed prudenta komuna strebado pri bono. La multe pridiskutata, laŭdata, sed ankaŭ malbenata tutmondigo estas ankaŭ certa-forme ia sintezo. Sed la unusola akceptebla formo de tiu tutmondigo estas laŭeble ekvilibra evoluo de la tuta globo, en spirito de solidareco. Unueco en plureco kaj diverseco.

Mi volas, ke tiu ĉi atentigo estu plejeble konciza, tial nur kelkaj mencioj: La historiistoj, penetrante profunden en la historion, venis ĝis Sumero. De tie oni supozas la migradon de nia kulturo – tra Asirio kaj Babilonio, Grekio kaj Romia Imperio – ĝis la nuna Eŭropo. Tiu ĉi kulturo uzis, precipe en la epoko de la antikvaj grekoj kaj romianoj, lingvojn, kiuj esprimadis la pensojn dismembrigitaj en vortojn kun precize limigita signifo. Tial nia terminologio baziĝas sur la greka-latina fundamento. Sed el la regiono de Sumero eliris ankaŭ Abrahamo kun sia tribo. Dum lia vagado ekestis la hebreaj lingvo kaj skribo, kun pluraj specialaĵoj, certe sub influo de la religie perceptata ĉiutaga vivo kaj de la konscio pri la devoj de la elektita popolo.

En la hebrea estis verkita la biblio, la promesoj kaj instruoj de la Eternulo. Profesoro Balabán diras: „La hebrean pensmanieron ne eblas difini, t.e. meti al ĝi ekzaktajn limojn, ĉar ne eblas ĝisvidi la finon aŭ la finan formon.” Kiam aperis la bezono traduki la biblion el la hebrea en la grekan, tiam estiĝis la Septuaginto. Laŭ Balabán „tio ne estas ia sklaveca traduko, sed interpretado en alian mondon de pensado, en la mondon grekan.” Eĉ dum mi ne regas la hebrean, mi sentas, ke la esenca influo de la hebrea al Esperanto kuŝas ĝuste en la sfero de transdonado de pensoj, ne nur de vortoj. Kaj se ni rememoros la pritrakton de profesoro Eco, ke komence, kiam ne ekzistis iu homa lingvo, dio parolis pere de naturaj kaj atmosferaj fenomenoj, kio estas jam proksime de la transpenetrado de pensoj, kiun oni antaŭvidas (Teilhard de Chardin k.a.) ĉe la pli superaj estaĵoj (anĝeloj); kaj la perdo de tiu kapablo (elpeliĝo el la paradizo) kaj la komunikado dismembrigita en vortojn, jen – ĉu tio ne povas esti la komenco de la unika fenomeno de la homa parolkapablo?

Por esti konciza, mi esprimis tion verŝajne ne tute konvene, sed mi volis nur aludi kelkajn ĉefajn punktojn. Estas interese, ke Emil Hanhiniemi, laŭdevene finno, post la dua mondmilito enmigrinto en Aŭstralio, nun 80-jara, antaŭ 30 jaroj eldonadis la kajerojn Lingvologiaj studoj, en kiuj li diris, ke li estas certa, ke devas ekzisti multe pli perfekta maniero de komunikado, sed ke Esperanto estas la plej konvena inter-ŝtupo sur tiu vojo.

Tio ĉi estas iom ne-ordigita amaso da pensoj, sed mi pensas, ke ĝi povas servi kiel instigo por plua studado. Necesas koni relative bone ĉiujn elementojn de la problemo. Tial estus konvene unuigi konojn kaj fortojn de pluraj fakuloj. Estus inde, se tiel ni povus kontribui al klarigo de la problemoj en la miljara kunvivado de hebreoj kaj kristanoj, kaj helpi al ili reciproke proksimiĝi.

Jiří LAUBE

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

De A ĝis Z

Mi samopinias kun miaj infanoj, kiuj estas 14- kaj 16-jaraj denaskaj esperantistoj, ke tiu ĉi libreto estas „ĉarma kaj genia” kaj respektive „ĝenerale bona”.

Ĝi taŭgas por lernigi al 3- ĝis 6-jaraj infanoj la esperantan alfabeton kaj la nombrojn ĝis cent. Se oni malfermas la libron, videblas maldekstre du tekstoj, rilatantaj al du literoj: „A estas la unua litero de la alfabeto; Alko atakas anglan aŭton” (ĉu politike???) kaj simile por „B”; dekstre du bildoj, rilatantaj al tiuj frazoj. Post „Z” aperas kantotekstoj kun notoj. La bildoj estas koloraj.

Pretervidante la fuŝeton sur paĝo 24, mi ege rekomendas la libron al ĉiuj gepatroj de niaj denaskuloj!

Walter KLAG
Jon Rømmesmo: Esperanto ABC. Eld. Esperanto Esperantoforlaget, Oslo, 2001. 32 paĝoj vinktitaj. ISBN 82-90006-14-4.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Plezuro diluita de mislingvaĵoj

Ĉi tiu libro enhavas dudek rakontojn/novelojn, el kiuj pluraj estas elstaraj, interalie la komika novelo Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo kaj la tujsekva novelo Kiel mi eniris parnason. Kelkaj el ili estas ankaŭ trafe socikritikcelaj, ekzemple, Kistehjo (trompiĝo per nigramerkata aĉeto), Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj (burokratismo sovaĝiĝinta), kaj La telefono (burokrata malkompetento, kiam temas pri telefonriparoj). Ensume, rilate al sia literatura kvalito, rakontaro sukcesa, leĝera, sed kelkfoje pensiga, distra, neniam teda, salutinda.

Ankaŭ la desegnaĵoj, ilustrantaj la rakontojn, amuzas kaj plibeligas la libron.

Mi volegus diri samon pri la stilo kaj lingvaĵo, sed, bedaŭrinde, tion mi ne povas. La stilo estas plena de naciismoj, kaj ne malofte ĝi estas tro tordita por ebligi facilan komprenon. Vort- kaj kelkfoje gramatik-misuzaĵoj ankaŭ ne maloftas. Kune, ĉi tiuj karakterizaĵoj malpliigas la plezuron de legado.

Kelkaj specifaĵoj:

Ofta misuzado de „la”. Mi scias, ke ofte slavoj ne scias ĝuste uzadi la artikolon. Sed pli bone estus, se ili sekvus la konsilon de Zamenhof, prefere ĝin ne uzi, ol ĝin misuzi.

„Al” estas ofte misuzata, kaj kelkfoje tio cerbumigas. Ekzemple, „Mi elpuŝis la pistoleton al Venĉjo el la mano kaj kaptis ĝin en la aero”, „li uzis la okazon kaj eltrinkis al la patro duonon de botelo kun sorpa likvoro”, „mi denove malfermis la skatolegon, rememorante al mi la pasintecon”.

Ankaŭ kelkaj aliaj lingvoĝenaĵoj elstaras: „Tio ne estos senpage”, „societo” ĉiam anstataŭ „socio”, „inter la pordo staris sekretariino”, „babilaĉis la najbarino inter la pordo”, „tiel daŭrigis la interkonsiliĝo” (efektive, plurfoja necerteco pri la netransitiveco de la verbo „daŭri”), „fikse rigardas araneon de senmorteco” (signifo?), „mi rememoriĝis pri kavalireco”, ĉiam uziĝas „plua” anstataŭ „plia”.

Do mi nur iom mezvarme rekomendas ĉi tiun verkon, avertante la legonton, ke la legado ne estos ĉiam glata.

Donald BROADRIBB
Vladimír Váňa: Rakontoj ne nur ŝercaj. Ilustrita de Pavel Rak. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice (Prago), 2002. 128 paĝoj, gluitaj. ISBN 80-85853-54-X
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Estas danĝere esti poeto

Imagu la bildon: oni juĝas poeton pro tio, ke li ne laboras kiel dungito; juĝisto severe demandas lin: „Kiu komisiis al vi esti poeto?”; kaj fine la juĝistaro verdiktas kvinjaran ekzilon kun punlaboro. „Ne, – diros la leganto. – Tio estas aŭ premsonĝo aŭ malsana fantazio aŭ malsprita elpensaĵo”. Ho ve, kara leganto! Tio okazis en niaj tempoj, nur antaŭ kvardeko da jaroj, en la lando, „kie tiel libere spiras la homo” (citaĵo el la kanto, kiu estis kvazaŭ la dua himno de tiu ŝtato). Tio okazis al estonta Nobel-premiito pri poezio.

Iosif Brodskij (1940-1996) naskiĝis en Leningrado kaj komencis verki 16-jaraĝa. La politiko preskaŭ ne ĉeestis en lia poezio. Sed li sentis sin libera homo, kaj tio manifestiĝis en liaj verkoj. Tiun senton de libero la totalisma ŝtato ne povis al li pardoni. La junan poeton defendis de arbitra juĝa persekuto tiaj famuloj, kiel la poetino Anna Aĥmatova kaj profesoro de literaturscienco Jefim Etkind (post jardeko organizonta debatvesperon pri Esperanto en la leningrada pedagogia instituto kaj pli malfrue ekpersekutata kaj ellandigita pro amikeco kun la disidenta verkisto Aleksandro Solĵenicin). Tio ne helpis. Tamen pro protestoj el eksterlando, post jaro de ekzilo Iosif Brodskij revenas hejmen en Leningrado.

En 1972 li elmigras kaj ekloĝas en Usono. Li verkas poezion kaj prozon (en la rusa kaj en la angla), instruas literaturon en universitatoj kaj multe vojaĝas en la mondo. Ĉiujare liaj maljunaj gepatroj, jen unu jen alia, petas permeson viziti sian solan filon aŭ almenaŭ renkontiĝi kun li en tria lando, ekzemple, en la najbara kaj frata Pollando. Kaj ĉiufoje la instancoj de tiu „plej hom-ama ŝtato” rifuzas al ili. Ili mortis sen revidi sian solan filon.

En 1987 Iosif Brodskij fariĝas Nobel-premiito pri literaturo. En lia patrolando pri tio informis nur unu ĵurnalo Komsomolskaja pravda. La sarkasman tonon de tiu informo tuj rebatis legantoj, kaj la redakcio devis publikigi kelkajn el tiuj reagoj.

En sia Nobel-premia parolado, Iosif Brodskij pasie substrekis, ke la lingvo vivas kaj evoluas precipe danke al la poezio. Lige kun tio, estas interese noti lian rilaton al du specoj de transformoj de liaj poeziaĵoj. Kelkaj liaj junaĝaj versaĵoj estis muzikigitaj kaj prezentataj en bardaj koncertoj. Li rilatis al tio tolereme. Foje li estis invitita al tia koncerto de konata bardo, sed li ne venis; demandita pri la kaŭzo, li esprimis supozon, ke li povus bati la kapon de la bardo per gitaro pro kolero. Kaj jen pri alia speco de transformo. En julio 1992 en Stokholmo Iosif Brodskij volonte babilis kun rusaj esperantistoj dum du horoj kaj aprobis aperigon de siaj verkoj en esperanta traduko, kion poste efektivigis Mikaelo Bronŝtejn, precipe per tiu ĉi prezentata libro De nenie kun amo. Do la poeto ne dubis, ke Esperanto ebligas produkti ne malpli bonajn tradukojn de poezio ol naciaj lingvoj.

Iosif Brodskij opiniis, ke „la poezio estas arto metafizika laŭdifine, ĉar mem la materialo de tiu – la lingvo – estas metafizika”. Nu, pro tio mi ne aŭdacas komenti liajn poemojn: mi estas homo malproksima de metafiziko, kiu eĉ nebone scias, kio estas tio. Ŝatantoj de poezio legu kaj ĝuu, ĉar la esperantistoj estas bonŝancaj havi tiun libron en fidindaj kaj fluaj tradukoj.

La libro entenas 37 poeziaĵojn kaj unu prozaĵon. De tiu prozaĵo „En ĉambro kaj duono” mi konsilas komenci legadon. En ĝi temas pri la gepatroj de la poeto kaj, kompreneble, ankaŭ pri liaj infaneco kaj juneco. Por mi, samaĝulo kaj samlandano de Iosif Brodskij, ĉio en ĝi estas klara kaj kutima. Sed por alilandanoj kaj malpliaĝuloj, la priskribita vivo povas ŝajni nekredebla fantasmagorio.

Poste tralegu la iom longan poemon „Dediĉita al Jalto”, kiu estas detektiva historio, konsistanta el protokoloj de polica enketado. Kaj poste transiru al pli abstraktaj verkoj.

Kaj por ekzempli pri la poezio de Iosif Brodskij, jen malgranda kaj (nekutime) simpla versaĵo, kiun verkis 22-jarulo.

Soneto

Ni ree vivas-loĝas apud golfo,
kaj super ni nubaro preterflosas,
kaj blekas la moderna Vezuvio,
kaj polvo malleviĝas sur stratetojn,
kaj vitroj de l' stratetoj grince tintas.
Kaj iam ankaŭ nin la cindro kovros.

Mi tre dezirus je ĉi-povra hor'
al urborand' per tramo veni, vian
eniri hejmon,
kaj se post jarcentoj
taĉment' elfosi venos vian urbon,
deziras mi, ke oni trovu min
restintan ĉiam en brakumoj viaj,
kovritan per la nova brula cindr'.

Trovu en la libro kelkajn fotojn, inter ili tiujn, kie la Nobel-premiito Iosif Brodskij legas siajn poemojn por esperantistoj.

Boris KOLKER
Iosif Brodskij: De nenie kun amo. Elektitaj verkoj. Tr. Mikaelo Bronŝtejn, Grigorij Arosjev kaj Kris Long. Prefaco, glosoj, kompilo kaj literatura redakto de M. Bronŝtejn. Eld. Impeto, Moskvo, 2001. 159 paĝoj broŝuritaj. ISBN 5 7161 0087 2.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Revivinta Fundamento

La personoj, kiuj kandidatiĝas al la Akademio de Esperanto, devas deklari sian fidelecon al la Fundamento de Esperanto. Ĉiu esperantisto scias pri la ekzisto de tiu „Biblio” de Esperanto. Sed kiu en nia tempo legas ĝin? Nu, mi legis la Fundamenton pli ol unufoje, precipe por serĉi en ĝi (kaj en aliaj zamenhofaĵoj - la Dua libro, sekvantaj lernolibroj, Proverbaro ...) trafajn frazojn por ekzercoj en miaj lernolibroj. Mi diru, ke legado de zamenhofaj verkoj montriĝis afero multe pli fascina, ol tio povas ŝajni.

Sed jen troviĝis persono, kiu decidis, ke la Fundamento de Esperanto ankaŭ hodiaŭ povas servi kiel speco de informolibro kaj eĉ lernolibro de Esperanto. Li estas parizano Marc Bavant [mark baván], kiu okupiĝas sufiĉe multe pri leksikografio kaj instruado de Esperanto.

El kvar partoj de la Fundamento de Esperanto li prenis nur la „Fundamentan Gramatikon” kaj „Ekzercaron” (tiun lastan kun vortlistoj kun tradukoj en la francan kaj rusan lingvojn). Al la „kanonika” teksto li aldonis korektitajn tradukojn, kiujn iam faris la Akademio de Esperanto, kaj siajn grandnombrajn subtilajn komentojn kaj notojn, kiuj estas facile distingeblaj de la „kanonika” teksto per tipografiaj rimedoj. Tiuj komentoj kaj notoj prezentas intereson eĉ por la plej spertaj lingvanoj. Komputila prilaboro de la Fundamento permesis al li trovi en ĝi teknikajn nekoheraĵojn, apenaŭ rimarkeblajn por la okuloj.

Kion ni havas rezulte? Modernan, fidindan kaj tre interesan legaĵon por personoj lingvemaj, kiuj ŝatus konatiĝi kun la reala Esperanto per ĝia sintezita priskribo, sed ne per dozitaj klarigoj, lernotekstoj pri ĉiutagaj temoj kaj ekzercoj. Tiaj homoj estas pli multaj, ol oni povas supozi. Restas envii al franclingvanoj: nur ili povas ĝui tiun libron, ĉar ĝi estas verkita en la franca lingvo.

La libro estas tiel nete tipografie aranĝita kaj presita, ke estas agrable teni ĝin en la manoj.

Boris KOLKER
Marc Bavant: Les bases de l'espéranto d'après le Fundamento. Eld. KAVA-PECH, Praha, 2002. 115 paĝoj broŝuritaj. ISBN 80-85853-56-6.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj

La Biblio, pro historiaj kaŭzoj, en la eŭropa kulturo estas konstanta fonto de temoj por la arto, inkluzive beletron. Certe, diversaj epizodoj el tiu konglomerato de diverstempaj libroj estas ne egale allogaj por verkistoj, kaj kelkaj, pro streĉa aventureco, estas uzataj tre ofte. Al tiuj, certe, apartenas la historio pri Jozefo, kiu el amata filo de sia patro en sovaĝa paŝtista tribo pro malico de siaj fratoj fariĝis sklavo, poste prizonulo, kaj poste – ĉefministro kaj despoto de la plej civilizita lando de sia tempo; li, tamen, havis tian grandanimecon, ke pardonis siajn malbonajn fratojn kaj venigis sian tribon al Egiptio, kie ĝi poste loĝis dum kvarcent jaroj. Tiu neelĉerpebla, realisme verkita fonto por romanoj fariĝis ankaŭ inspirilo por la ĉeĥa reĝisoro kaj esperanta dramverkisto Valdemar Vinař [vinarŝ] (1918-1981), verkinta la novelon La skandalo pri Jozefo.

En la centro de la novelo estas la „skandala” epizodo el la vivo de Jozefo, kiam li, estante sklavo de Potifar, fariĝis objekto de seksatenco fare de ties edzino, rifuzis kun ŝi kunkuŝi kaj estis venĝe mem akuzita de la malĉastulino pri seksatenco. La ceteraj partoj de lia vivo estas menciataj nur skize aŭ tute ne. La tuta novelo konsistas el kvin apartaj monologoj, kie la partoprenantoj kaj flankaj observantoj de la evento prezentas siajn diversajn opiniojn pri la okazintaĵo – negra sklavino el la domo de Potifar, la Potifar-edzino, Jozefo, Potifar kaj gvardiano. Tiuj vidpunktoj devas suplementi unu la alian kaj prezenti siaspecan „stereoskopian” bildon de la afero kaj socia medio ĉirkaŭ ĝi. La rimedo malnova, sed, se lerte aplikata, trafa. Kaj la aŭtoro havis ĉiujn premisojn por sukcese prezenti la novan rigardon al la 3500-jara temo: riĉa lingvaĵo, bona posedo de stila varieco, ebliganta per vortkarakterizo prezenti homkarakterojn kaj sociajn interrilatojn. Multe kontribuas al la sukceso bela drameca prezento de la aferoj, devenanta el la teatra sperto de la aŭtoro. Vere vivecaj estas motivoj de la agoj de la protagonistoj, eĉ inkluzive ateismemajn meditojn de Jozefo (en la Biblio io simila ja troveblas). Ĝenerale, prezento de antikvaj homoj en iom modernigita aspekto estas bona afero kaj helpas pli bone imagi la fontojn de la moderna civilizo. Sed – estas kelkaj sed-oj.

La verko ja estas historia, kaj nenio tiel fuŝas tiuĝenrajn beletraĵojn kiel anakronismoj. Por eviti ilin, la aŭtoro nepre devas laŭeble plene konatiĝi kun la epoko. Vinař tion faris nesufiĉe – do, en la verko troviĝas ridindaj anakronismoj. Ekzemple, egipta nobelo neniuokaze povus mortigi katon, tiom pli pretekste, ke de ĝi povas fonti malsanoj – la katoj en Egiptio ja estis sanktaj adorataj bestoj, kaj koncepto, ke iu besto povas esti malsanportanto simple tiutempe ne ekzistis. Komparo de virina mamo kun kuglo estas bela, sed ĉu kugloj povis ekzisti en la 17a jarcento antaŭ nia erao? Strange sonas en la buŝo de Jozefo la termino libido. Plus la aŭtoro ne interesiĝis pri historiaj kaŭzoj de la brila kariero de Jozefo, vere stranga en Egiptio por fremda barbaro: ĝi klarigeblas per tio, ke tiutempe la landon okupis kaj regis hiksosoj, gento mem „barbara” kaj parenca al hebreoj. Tial historie nekorekte sonas la monologo de la gvardiano. Ĉiuj tiuj malatentaĵoj de la aŭtoro grave malaltigas la rezultan nivelon de la novelo, kiu aliokaze povus esti multe pli rimarkinda.

La libro estas lukse eldonita: la kovrilo duras kaj belas, la papero blankas kaj estas uzata senŝpare (kelkaj paĝoj eĉ sentekstas); ĝi estas ilustrita de speciale faritaj por la teksto desegnaĵoj de Vadim Vacha. Poligrafie bonaj libroj ne oftas en Esperanto, tial necesas gratuli la eldonejon Kava-Pech.

Nikolao GUDSKOV
Valdemar Vinař: La skandalo pri Jozefo. Eld. Kava-Pech, 2002. 88 paĝoj en fortika kovrilo. ISBN 80-858350-7.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Verki unu por la aliaj

Tiu ĉi „facila rakonto” de Johansson sukcesas, kiel kutime ĉe li, vesti allogan intrigon en facilajn vortojn. Mian recenzon pri la lingva flanko mi povas prezenti per same facilaj vortoj: la libro estas bona kaj uzinda por lernantoj kaj lernigantoj. Kiel rakonto, tamen, la teksto postulas pli atentan legon.

La intrigo komenciĝas per necerto; la ĉefrolantino ion faras en la mezo por redukti la propran nedecidemon; fine ni kaj ŝi denove sidas en malcerta stato, pensiga kaj kreskiga. Lingve sperta leganto povas utiligi la libron por akrigi la komprenajn kaj ŝatajn klingojn de sia estetiko. La intrigo interplektas Svedion kaj Germanion, kaj (laŭ mi, tute bonvene kaj normale) ne elspezas ŝviton por atingi neŭtralan prezenton, kiu videble invitus aliregionan leganton en komprenon de la kultura kaj mora fono komuna inter tiuj du landoj.

Ne nur la lingvo estu facila, sed ankaŭ la rilatoj, kiujn oni reliefigas kaj fortigas. „Klientoj, ne povantaj eniri tiun ĉi rakontan mondon, sendube postulos alispecajn librojn, kaj eble verkos ilin mem”, diros al si la nunaj ĉefkomunumanoj, kiuj sentas sin hejme en la ekzistanta esperanta Eŭropo.

Mi ĝenerale konsentas kun tiu kutima opinio, kaj mi senrezerve prijesas la rajton de la tipaj esperantistoj verki unu por la aliaj. Tamen estus, laŭ mi, fenomene interesa ago, kaj atuta, kompare kun la nacilingvaj malaventuroj, se iu librejo esperanta anoncus konkurson pri verkado de (eventuale „facila”) fikcio kun jenaj kriterioj. Konkurse verku nur blankaj esperantistoj el la eŭropidaj landoj. Juĝu nur legantoj de islama kaj afrika kulturaj fonoj (notu mian lason de neŭtrala spaco, niaj neislamaj azianoj, kiuj en tia konkurso rolu nek verke nek juĝe; eble el tiu kategorio aperu la konkursantoj!). Oni verku por emfaze neeŭropa legontaro. Eble eĉ niaj eŭropanoj sin vidos laŭ nova maniero, provante sin rigardi tra aliulaj okuloj kaj elmetante siajn verkojn al tia juĝlego. Longe ni petis unu de la alia lingvan rerigardadon. Estus interese inviti ankaŭ la kulturan resentadon.

Probal DAŜGUPTO
Sten Johansson: La Krimo de Katrina. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 2001. 36 paĝoj. ISBN 91-89432-06-1.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Tondrulo – montego de la Andoj

„Tondrulo” (hispane: Tronador) ricevis tiun nomon rezulte de la glaciaj lavangoj, kiuj deiĝas kun impona bruego de ĝiaj montkrutaĵoj. Dum antaŭaj jarcentoj indiĝenaj najbaroj de la montego asertis, ke demono ene de la anda masivo avertis tiel pri la alveno de fremduloj. Ĉar ĉe la piedo de Tondrulo situas Paso de Vuriloches [paso de vuriloĉes], trapasejo, kiu kondukas tra la montara ĉeno. Tie, en rojo, ŝprucas varmfontoj, kie nun kamparanoj kaj maloftaj piedirantaj turistoj ĝuante banas sin. Indianoj kaj blankaj fremduloj, plejparte miksrasuloj, loĝas nuntempe pace sur la argentina kaj ĉilia deklivoj de la estingiĝinta vulkano.

Notinde estas, ke membroj de Anda Klubo Bariloche [bariloĉe] konstruis antaŭ pli ol ses jardekoj rifuĝejon, erare kelkajn metrojn trans la internacia limo, sur ĉilia teritorio. Ne sen iom da fiero klubanoj rakontas ĝis hodiaŭ, ke tiumaniere oni estigis internacian konflikton. Sed onidire la problemo saĝe estis solvita. Oni donacis la rifuĝejon al Ĉilia Anda Klubo kaj tiu lasta ludonis ĝin kontraŭ eta simbola prezo al la konstruintoj. Ĝis hodiaŭ, suprenirante la montegon de la argentina Pampa Linda (Beleta Herbejo) al la unua kabaneto, konstruita en 1938, oni eniras kaj eliras ĉilian teritorion. La duan rifuĝejon, poste konstruitan, oni starigis tamen sur argentina teritorio.

Kvankam Tondrulo ne havas la plej altan pinton en la argentina Patagonio, tamen tre verŝajnas, ke ĝi estas la plej bone konata al turistoj, almenaŭ ties piedo, kaj la pinto (3554 m) – nur al alpismaj spertuloj. Dum la somera sezono (januaro kaj februaro) centoj, eĉ miloj da turistoj alvenas buse, aŭte al Pampa Linda kaj de tie al la Nigra Glaĉero, kies glacio estas kovrita de nigraj cindraĵoj.

Proksime al tiu loko oni vidas altan akvofalon, kiu fontas el glaĉero, estiganta la riveron Manso (Malsovaĝulo). Spite al tiu nomo ĝi estas unu el la plej sovaĝaj kaj kapricemaj riveroj en la sudo de Latin-Ameriko. Direktante sin komence orienten, ĝi ŝajnigas strebi al Atlantika Oceano. Sed en lago Mascardi [maskardi] ĝi sin turnas suden, kaj poste, ŝanĝante sian fluon, okcidenten, kaj enfluas la riveron Puelo kaj kun ties akvoj poste Pacifikan Oceanon.

Tamen Manso estas nur unu el la rojoj kaj riveroj, kiuj fontas el tiu neĝkovrita montara masivo de tri pintoj. La ĉefa pinto, kiun la indiĝenoj nomis Anon, signas la landlimon inter Argentino kaj Ĉilio. Unu el la du malpli altaj pintoj situas en Argentino, kaj la alia en Ĉilio. Ambaŭ estas iomete pli alireblaj ol la ĉefa pinto. Sep glaĉeroj kirasas la ne-aktivan vulkanon, kies vulkaneco videbliĝas en cindraĵoj, ŝtonoj kaj tre malofte oni povas eĉ percepti sulfurajn odorojn.

En januaro 1934 Claussen [klausen], Meiling [majling] kaj Neumayer [nojmaja] (ambaŭ lastaj estis fondintoj de Anda Klubo Bariloche) intencis surgrimpi la ankoraŭ ne-konkeritan montegon. Vane Claussen atendis la du kunulojn en bivako. Profitante la belan veteron, kiu ne oftas en tiu regiono, li komencis sola la supreniron. Je eknoktiĝo li sukcesis surpaŝi la supron, kie li pasigis malkomfortan nokton. La saman someron du italoj, Matteoda kaj Durando, klopodis supreniri la montegon de la ĉilia flanko. Sed ili malaperis kaj oni poste ne trovis la kadavrojn. Post ili, aliaj alpistoj mortis tie pro la sovaĝaj patagoniaj ventegoj, glaĉeraj fendoj kaj subitaj veterŝanĝiĝoj.

Werner SCHAD

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto

Tridekjara viro loĝas sola, en malnova domo. Lin servas „olda” servistino, preskaŭ la ununura ĉiutage renkontata persono en lia vivo. La domo ne nur estas malnova, ĝi estas malmoderna. En ĝi mankas modernaĵoj: nenia radioaparato, nenia televidilo, eĉ ne telefono troviĝas tie. La viro ne estas riĉa, sed li vivas per la „poka mono” postlasita al li de liaj gepatroj. Lian nomon ni neniam ekkonas. Li estas nur „la viro”, aŭ kelkfoje „la baptopatro”.

Ĉi tiu viro estas la fianĉo de virino nomita Izabela – unu el la nur du personoj en la romano, kiuj havas nomon. Ŝi estis iam alloga al la viro, sed ne plu. Nun li ne komprenas, kial li iam trovis ŝin bela, plezuriga. Kontraŭe, li nun abomenas ŝin, trovas ŝin naŭza; ŝia sekseco, ŝia amoremo forpelas lin.

Daŭre loĝas kun li lia dekunujara baptofilino, Tereza – la alia persono kun nomo en ĉi tiu romano.

La viro estas, almenaŭ laŭŝajne, tre klera. Li mem opinias sin genia, la sola saĝulo en la mondo, la sola vera scianto. Li certas, ke konvencia edukado pereigas la animon, kaj sen animo, kia estas homo?

Tial la dekunujara baptofilino obsede allogegas lin. Ŝi estas ankoraŭ tre juna, ankoraŭ ne seksmatura, malamora, senafekta. Kvankam ŝi estas studento en lernejo, ŝia animo ankoraŭ estas pura, ankoraŭ ne pereis. Ankoraŭ eblas reeduki ŝin, turni ŝian animon al la bono, la vero, la belo. Ĉar ŝi estas ankoraŭ ne seksmatura, ankoraŭ sekse pure naiva, plene natura, ŝi estas anime pura. Kompreneble, ne daŭros tiu stato eterne. Post kelkaj jaroj komencos kreski ŝiaj mamoj, ŝia vulvo pligrandiĝos, ŝiaj hormonoj ekaktivos, ŝi komencos senti seksardon, ŝi mondumiĝos, fariĝos identa kun la sennombra kvanto da aliaj inoj en la mondo. Do nepre necesas kapti la nunan momenton, ne lasi ĝin forgliti. Nun plu eblas ŝin kaj ŝian animon modli. Sed ĝis kiam?

Tereza, la baptofilino, estas tre feliĉa en lia domo. Ŝi kaj lia fianĉino ne amikas. Nu, tiom pli malbone por la fianĉino. La fianĉino ne plu interesas lin, ŝi estas fordisponebla. Kun iom da malfacilo li sukcesas permanente forpeli ŝin. Ankaŭ la olda servistino kaj la infano ne vere interamikas. „La olda” (lia pensnomo por la servistino) suspektemas pri lia rilatado kun la infano, opinias ĝin kontraŭnatura, jes, eĉ malnatura. Jam de multaj jaroj ŝi servas lin, estas preskaŭ lia sola kontakto kun la ekstera mondo, estos malfacile pensiigi ŝin – sed ne maleble. Kaj sendube eblos trejni la infanon por anstataŭi ŝin. La infano lernos kuiri por li, lavi por li, fliki por li, montri sian nudan korpon al li, lasi lin ... lasi lin fari kion? Li ne estas tute certa pri tio.

La fianĉino nuda nun ne plu interesas lin. Ŝia seksveka figuro naŭzas lin. Kiel li iam toleris meti sian ilon en ŝin? Nekredebas. Lin interesas nur la nuda baptofilino, nur ŝi.

Ĉiunokte, post ŝiaj enlitiĝo kaj endormiĝo (aŭ ĉu?) li etendas sin apud ŝi (poste, sur ŝin), kaj rigardas ŝian korpon – interne de la piĵamo, malbutoninte la piĵamoĉemizon, depuŝinte la piĵamopantalonon – kaj iom post iom, dum forpasas la tagnoktoj, li ankaŭ karesas ŝian korpon. Lin multe plezurigas rigardi kaj karesi ŝian nematuran korpon, al kiu mankas ĉiu seksumindiko. Ankaŭ tuŝadi ŝiajn plej intimajn partojn plezurigas lin. Dum ŝi dormas, kompreneble. Sed fine evidentiĝas, ke ŝi ne dormas, nur ŝajnigas dormi, multe plezuriĝas pro lia intimagado. Kvankam nur malrapide, ŝi kutimiĝas senhonte senvestigi sin antaŭ li.

La cetera mondo nenion scias pri ĉio ĉi, sed ĝi suspektemas. Filistraj suspektemuloj, kiuj ne agnoskas la purecon de ŝia korpo, de liaj intencoj, de lia agado, de ilia kunplezurado. Al li tiuj uloj ne gravas. Ankaŭ al Tereza ili ne gravu.

La infano senproteste, senrezerve, akceptas lian deziron monopoli ŝin anime kaj korpe. Ŝi volonte ĉesigas ĉian ludadon kun aliaj infanoj, ĉian foriron el la hejmo (escepte de la lecionoj en la lernejo, kiujn li ankoraŭ ne kuraĝas malpermesi por ŝi). Ŝi fariĝas amiko nur de li mem, konato nur de li mem, vivas sole por li, kaj li por ŝi. Ne nur metafore, sed pli kaj pli reale.

Je lia naskotago ŝi donas al li portreton de ŝi kun li. Sakre! Kiun viron ŝi kontaktis por pentrigi tion? Sed trankviliĝu, li trovas la artiston, kaj kiel li mem, ankaŭ la artisto nur volas honori la unikan „inocenton” de Tereza. Jes, li eĉ honoras la motivojn kaj celojn de la „baptopatro”.

Danĝero montriĝas. Kuzo de Tereza alvenas, minacas forpreni ŝin, suspektas lian unikan virton, lian subliman „senpekan” korpamon al la baptofilino. Ankaŭ Tereza timas la eblon, ke ŝi estos prenita for de sia sola amato. Ŝi eĉ pretas morti, anstataŭe.

Li kun Tereza iras al la marbordo. Ili kune naĝos, inter kaj en la altaj ondoj. Antaŭ ol naĝi, li la unuan fojon ŝovas sian ilon inter ŝiajn femurojn, en ŝin. Ŝi ne protestas, evidente ĝuas. La dekunujarulino malnaŭzate spertas lin.

Dum ŝi naĝas, la akvoj kaptas Terezan, ŝi dronas. La viro senespere klopodas savi ŝin, mem preskaŭ dronas.

La polico enketas la morton de la infano, decidas, ke temas pri nura akcidento.

Sed la viro kondamnas sin, ke li lasis ŝin morti, tuj post tiu momento, kiam ili anime kiel korpe unuiĝis. Li dronigas sin. Nur la pentristo restas konscia pri la „pura inocento” de la viro kaj la infano dekunujara.

Laŭ la libro, la aŭtoro mem difinas sian verkon „originala am-rakonto inter 30-jara viro kaj 11-jara knabineto ... konformistoj kaj idiotoj opinios ĝin anormala fiamo – eĉ se mi tenis min sufiĉe konformista ene de la heteroseksa kampo!”.

La stilo de la romaneto (ĉu? aŭ eble novelego) estas tre bona, la traduko klara kaj bone polurita, la prespretigo simpla sed bonaspekta.

Ĉu la libro estas, do, detala kaj zorge verkita rakonto pri „anormala fiamo”? Supozeble mia tre ekzakta resumo ĉi-supra kredigas tion.

Aŭ, ĉu, kiel diras la malantaŭa kovropaĝo, ni trovas, ke antaŭ ni estas „nostalgie kortuŝa romaneto”? Kiel profesia psikologo, mi ne miras ankaŭ pri tia reago.

Aŭ ĉu eĉ temas pri fantazio, verkita surbaze de la kelta mitologio (ankaŭ tian interpreton proponas la priskribo presita sur la malantaŭa kovropaĝo)?

Mi mem ne emas epiteti ĝin per tiaj esprimoj. Plenfantazia la verko certe estas. Psikopatologiaĵo ĝi nepre estas. Tute sendube multaj aŭtoritatuloj volonte cenzurus, malpermesus ĝin. Efektive, la plej multaj negepatraj personoj rifuzus kredi la eblecon de la okazaĵoj en la verko, aŭ la eblecon de aŭtentikeco en la toleremo, akceptemo, ĝuemo de la infano. Aliaj personoj, kiuj pli bone konas la infanan psikon, trovus ĝin ne plene malkredebla, kvankam malrealisma.

Ĉiuokaze, siaspece temas pri literatura gemo. Ĝia literatura kvalito malebligas, miaopinie, la epiteton „pornografia”; kiu serĉas pornografiaĵon, tiu serĉu en alia verko. Ke la verko venis el la plumo de kontraŭkulturema ekstremisto eŭska, nu, tio nur indikas, ke literaturaj trezoroj troveblas ankaŭ en lokoj nekredeblaj.

Donald BROADRIBB
Jon Mirande: La baptofilino, tradukis el la eŭska Joxemari Sarasua. Eld. Fonto, Chapecó, 2002. 94 paĝoj, glue binditaj. ISBN ne indikita.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Helpilo por kontraŭstari al imperiismo

Esperantistoj ĝenerale bone scias, kion signifas tutmondiĝo de iuj naciaj lingvoj, aparte de la angla, sur kiuj faktoroj tio baziĝas, kaj kiujn politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn ĝi donas al la anglalingvaj landoj. Scias, jes ja, sed ne ĉiam havas sistemigitajn kaj fakte pruvitajn argumentojn por klarigi la problemon al la ekstermovada publiko. Tial la signifo de la recenzata broŝuro, eldonita de UEA, estas vere granda: ĝi provizas ĉiun propagandanton de Esperanto per bone prezentita kaj saĝe konciza kompleto da trafaj argumentoj.

Estas bone konata afero, ke la plej elokventaj propagandistoj de iu ideo estas renegatoj de la ideo kontraŭa: ekspastroj fariĝas plej ardaj ateistoj, eksmarksistoj – plej neŝanceleblaj kontraŭkomunistoj, ktp. Verŝajne al la alta kvalito de la broŝuro kontribuis la fakto, ke ĝia aŭtoro, Robert Phillipson, estas „renegato” de la anglalingva imperiismo – iama oficisto de Brita Konsilio, organizaĵo, speciale kreita por disvastigo de la angla tra la mondo. Do, li scias la aferon „deinterne” kaj tial klare vidas ties sekretajn risortojn kaj evidentajn rezultojn. Kaj kiel profesia (kaj honesta) socilingvisto li, konatiĝinte kun la reala funkciado de Esperanto, tuj ekkomprenis la principan diferencon inter la ebloj, kiujn donas internacia komunikado en la altrudata nacia lingvo kaj la neŭtrala internacia.

La neta teksto de la broŝuro (sen notoj kaj listo de citita literaturo) okupas nur 14 paĝojn, sed sur ili la aŭtoro sukcesis trakti kaj la nocion „internaciaj lingvoj”, kaj la demandon „kies interesojn ili servas”, kaj problemojn de ekologio de lingvoj, lingvaj rajtoj (inkluzive ties efektiviĝon en internaciaj organizaĵoj), sekvoj de hegemonio de la angla. Tiu koncizeco kune kun leĝera stilo helpas rapide legi ĝin al tiu, kiu por tio ne havas tro da tempo (politikisto, ĵurnalisto, ktp); samtempe scienceco (abundaj referencoj) devigas rilati al ĝi serioze. Tial la broŝuro, se tradukota al naciaj lingvoj, povas fariĝi tre taŭga propagandilo, uzinda dum poresperantaj kampanjoj, Ago-tagoj kaj simile. Do, ĉiu landa asocio kaj loka societo strebu traduki ĝin al siaj naciaj lingvoj kaj disvastigi en la celgrupoj. La afero valoras!

Nikolao GUDSKOV
Robert Phillipson: Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj. Eld. UEA, Rotterdam, 2002. 20 paĝoj. Esperanto-dokumentoj 37E, ISSN 0165-2524
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉu ĝoja plorpluvo?

En Japanio sekvas agrablan kaj verdan sezonon subita junia pluvo. Kutime ĝi komenciĝas la 11an aŭ la 12an de junio kaj daŭras ĉ. 30 tagojn. Dum la du unuaj semajnoj subtile pluvadas; dum la du lastaj tre forte, kun tondroj.

Ne plaĉas la pluva sezono. Oni devas ĉiam porti pluvombrelon kaj ĉie tro humidas. En domoj kreskas ŝimo kaj nepras zorgi pri manĝaĵoj. Fojfoje pluvegoj kaŭzas inundojn kaj terfalojn. Tamen la pluva sezono benas plantojn kaj fiŝojn: terkultivistoj dume plantas rizon kaj la fiŝoj ege kreskas.

En junio estas permesata fiŝkaptado de ayu (plekogloso). La maniero kapti ĉi tiun fiŝon estas nomata tomo-zuri (fiŝi per amiko). Ayu havas sian teritorion kaj, kiam alia fiŝo trudeniras ĝin, ayu atakas. Fiŝkaptistoj do uzas logfiŝojn por altiri al si ayu-on.

Ombreloj el bambuo

Ĉe infanvartejoj oni faras etajn pupojn el papero kaj pendigas ilin ĉe fenestroj. La infanoj kantas: „Pluvu plu, pluvu plu, tiam panjo kun japanstila ombrelo venos akcepti min en infanvartejo.” Nuntempe neniu uzas japanstilan ombrelon faritan el bambuo kaj papero, tamen, aŭdante la kanton, japanoj nepre imagas patrinon en kimono kaj kun geta (tradiciaj lignaj sandaloj).

Dum la pluva sezono tipaj floroj estas hortensio, komelino, hotujnio kaj kampanulo; la insekto estas lampiro. Kampanulo estas japane nomata hotaru-bukuro (sako por lampiroj), ĉar antaŭe oni metis lampirojn en tiun ĉi blankan floron kaj ĝuis delikatan lumon. Pro agrokulturaj ĥemiaĵoj lampiroj malaperis, sed nun multaj vilaĝoj ilin kultivas por allogi turistojn.

Specialaj trajnoj

Hortensioj estas tre ŝatataj. Plej fama loko por vidi ties florojn estas templo Meigetu-in en Kamakura (malnova ĉefurbo de Japanio). Tie videblas 2500 japandevenaj hime-azisai-oj (princin-hortensioj). Por turistoj estas aranĝataj specialaj trajnoj al Kamakura.

En Anglio junio estas la tradicia geedziĝa monato – male en Japanio pro la pluvo. Sed nun hoteloj en junio malaltigas siajn prezojn kaj varbas per la romantika nocio „junia novedzino”. Tiel ili celas veki sopiron pri Eŭropo en la koroj de junaj edziniĝontoj. Espereble tamen la namida-ame (plorpluvo) (signifanta subtilan pluvon) ne plorigas la juniajn nuptofestantojn.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sekretaj vortoj de kuraĝa presisto

La komunisma reĝimo havis unu nediskuteblan trajton: malestimon de alispecaj ideoj. Ĉiu fremda al komunismo estis persekutata kaj severe punita. Sed malgraŭ la kruela realeco de vivo en komunisma lando Vytautas Andziulis, nun 71-jaraĝa, el la litova urbo Kaunas, riskis sian vivon kaj tiujn de sia edzino kaj kvar infanoj pro sekreta presejo instalita sub ĝardena domo kelkajn kilometrojn for de la urbo. Tie li presis librojn – por la sovetia popolo „fremdajn” – kun religia kaj patriotisma enhavoj.

Vytautas ne scias, kio provokis liajn patriotismajn sentojn kaj malamon al la tiutempa okupacia reĝimo. Neniu el liaj familianoj suferis; neniu estis enprizonigita aŭ ekzilita. „Miaj gepatroj, precipe mia patro, estis patriotoj kaj ĉiam edukis nin kun patriotisma sento”, diris Vytautas. La ideo pri presejo venis, dum li lernis ĉe tipografia lernejo: la komunistoj timis „malĝustajn” vortojn, kiuj povis fariĝi efika maniero por kontraŭstari la realecon.

Longaj tuneloj

Hazardo helpis realigi la planon. En abelisto-rondeto Vytautas konatiĝis kun Juozas Bacevičius, kiu jam malsukcese provis konstrui presilon. La du viroj decidis kunlabori, kaj Vytautas, foje helpata de sia nova amiko, elfosis longajn tunelojn sub sia domo. La enirejo situis en forcejo kaj estis zorge kaŝata.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Frumatene kaj malfrue vespere el sub la grundo aŭdeblis la sono de la presmaŝino. La edzino de Vytautas, Birute, fariĝis kvazaŭ oreloj kaj okuloj. Sub la fenestrobreto estis kaŝita sekreta butono de sonorilo. Unu sonoro signifis „venu”, du „urĝe venu”, tri „danĝero”. Nur unufoje Birute tri fojojn sonoris: ŝi vidis militistojn, kiuj haltis efektive nur por urini ĉe arbusto.

Laboratorio

Sian sekretan agadon la patro neniam menciis al siaj idoj. Tamen unu nokton lia 9-jara filo postsekvis sian patron kaj vidis la strangan, bruan presmaŝinon. La patro klarigis, ke jen laboratorio, kie li kultivas diversajn florojn kaj faras eksperimentojn, pri kiuj neniu rajtas publike paroli. La filo nenion diris en la lernejo.

Dum 10 jaroj Vytautas Andziulis presis 23 religiajn kaj patriotismajn libretojn. Lia kolego Juozas disvastigis ilin pere de preĝejoj. Pri la sekreta agado sciis la eklezio sed ne avertis kontraŭ la danĝero. Finfine la ŝtata sendependiĝo senvualigis la sekreton, kaj Vytautas komencis laŭleĝe labori.

Nun en lia domo, ĉirkaŭata de arboj kaj rododendroj, funkcias muzeo pri kontraŭleĝa eldonado kaj malnovaj presmaŝinoj. Iam Vytautas intencis surverŝi sian tunelon kaj presejon sed lastmomente retiriĝis. Nun ĉiu rajtas subeniri kaj admiri la kuraĝon de presisto, kiu per vortoj batalis kontraŭ la komunisma reĝimo.

Laimius STRAžNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La oseta lingvo

La oseta lingvo, odoro de stepo en la plej alta montaro de Eŭropo

Ekde fora antikveco Kaŭkazio estis granda kaldrono, en kiu fandiĝis popoloj de diversaj lingvoj, vivmanieroj kaj historio. Laŭ unu pritakso ĉirkaŭ la 9a jarcento ĉi tien venis la alanoj – nomada tribo de prafiloj de la famaj skitoj kaj sarmatoj. La alanoj ankoraŭ ne sukcesis fondi firman ŝtaton, kiam okazis la invado de la mongoloj. Multaj devis foriri al la montaro, kie inter altaj rokoj ili ĝisvivis la 17an jarcenton, miksiĝinte kun la indiĝena loĝantaro. En la jaro 1774 Osetio libervole aliĝis al la Rusia Imperio. Pro sia fideleco kaj antikva kristaneco (akirita ankoraŭ en la 10a jarcento), la osetoj ricevis novajn kultureblajn kampojn en ĉemontara ebenaĵo.

Nuntempe pli ol 90 % de la loĝantaro en norda Osetio vivas ĝuste en tiu ebenaĵo, kie la loĝdenseco estas la plej alta de Rusio.

Osetoj loĝas en multaj landoj kaj regionoj de la mondo. Sufiĉe grandaj grupoj troviĝas en Turkio, Kartvelio, Kabard-Balkario kaj Karaĉaj-Ĉerkesio (la du lastaj estas kaŭkaziaj subŝtatoj de la Rusa Federacio), en grandaj urboj de Rusio, Ukrainio kaj Usono. En Sovetio ili havis du aŭtonomiajn regionojn: Nord- Osetio ene de Rusio kaj Sud-Osetio kadre de Kartvelio. La nuna statuso de Sud-Osetio dum pluraj jaroj restas necerta. Fakte nun ĝi estas sendependa ŝtato kun propra leĝa kodo, milico, gazetaro kaj prezidanto). Nord-Osetio restis en Rusio kiel plenrajta subŝtato.

Laŭ pritaksoj de la jaro 1998 en Nord-Osetio loĝas 667 000 homoj. El ili identigas sin kiel osetoj 382 000 (57 %) kaj kiel rusoj 175 000 (26 %). Inter aliaj gravaj etnaj grupoj eblas nomi inguŝojn, armenojn, kartvelojn, kalmukojn kaj aliajn.

La lingvo: hind-eŭropa

La oseta lingvo apartenas al la irana grupo de hind-eŭropaj lingvoj, interalie al la orient-irana subgrupo, kiu nuntempe preskaŭ plene malaperis. La lingvo plej parenca al la oseta estas la lingvo de la jagnoboj (popolo en la Pamir-montaro, Taĝikio), sed tiun osetoj ne komprenas.

Multaj iranistoj uzis la osetan lingvon por deĉifri nomojn de eminentaj skitoj, kiuj restis en antikvaj priskriboj de la regiono. Ekzistas firmaj etimologiaj kaj historiaj pruvoj de iamaj kontaktoj de osetlingvanoj kun slavaj, finno-ugraj kaj tjurkaj gentoj. Multo venis al la lingvo jam de la kaŭkazia ĉirkaŭaĵo.

Malgraŭ forta influo de ibero-kaŭkaziaj kaj tjurkaj lingvoj la hind-eŭropa kerno de la lingvo oseta senteblas eĉ por nelingvistoj. Nom signifas „nomo”, dwær „pordo” (komparu kun la rusa dver), dy (dialekta formo du) signifas „ci” (komparu, ekzemple, kun la sveda du, rusa ty1), dywa estas „du” (rusa dva), ny mad „nia patrino” (franca notre mère, rusa naŝa mat), ktp.

La nun uzataj kristanaj ritaj vortoj estas plejparte kartveldevenaj, ĉar ĝis la 18a jarcento la kartveloj estis la plej influa kristana popolo en la regiono. La nomo mem de osetoj kaj Osetio venas el la kartvela osi kaj Oseti. Tamen kristanaj tradicioj en Osetio havas pli antikvajn fontojn: en 10a kaj 11a jarcentoj la kristana religio venis al Alanio el la bizanca imperio. Dum enmontara periodo la religio de osetoj transformiĝis al io tute originala: osetoj tradicie preĝas dum preĝaj festenoj ĉe tablo. Tio, kion eŭropano nomus tostoj, ĉe osetoj estas strikta vico el nepraj preĝoj, la plej unua el kiuj estas preĝo al la majesta Dio, kreinto de ĉio viva.

Skribaĵoj

La sola antikva skribaĵo en la oseta lingvo, kiu restis ĝis niaj tagoj, estas la Zelenĉuka epitafio en grekaj literoj (ja kristanismo venis al la osetoj el la bizanca imperio).

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

La unua vaste uzata skribsistemo aperis ĉe la osetoj en la jaro 1844. Kreis ĝin la rusa akademiano Ŝogren, unu el la unuaj esplorantoj de la lingvo. La ŝogrena alfabeto baziĝis sur la cirila, sed enhavis plurajn specialajn simbolojn (por specifaj osetaj sonoj). Fakte la alfabeto estis fonema, samkiel la esperanta. En tiu alfabeto aperis pluraj libroj, lerniloj, periodaĵoj. En la 1920aj jaroj oni enkondukis latinliteran alfabeton por la oseta (tio okazis kadre de ĝenerala politiko de socialista registaro; ĝuste tiam oni planis latinigi la rusan alfabeton, subtenis Esperanton kaj ankoraŭ kredis je sukceso de baldaŭa tutmonda revolucio).

Jam post 1935 oni komencis haste reciriligi la latinliterajn alfabetojn en la sovetia respublikaro. Ŝanĝiĝis la gvidanto, ŝanĝiĝis la politiko. En Nord-Osetio aperis nova cirila alfabeto (uzata ĝis nun) kun sola aldona litero æ kaj multaj digramoj (por la velara plozivo [q], por [ĝ], ktp). En la sama jaro 1938 oni enkondukis skribsistemon bazitan sur kartvela alfabeto en Sud-Osetio. Eblas diri, ke ĝuste tiam la osetoj iĝis „disdividita” popolo (kiel nun eŭskoj, koreoj, ujguroj, kurdoj kaj aliaj). Post la morto de Stalin ankaŭ en la sudo ekregis komuna cirila alfabeto. Sed la reunuiĝo de la popolo mem restas ege komplika problemo, kiu eĉ ŝajnas nesolvebla en la nunaj cirkonstancoj.

Danke al tio, ke la litero æ estas en alfabetoj de kelkaj nord-eŭropaj popoloj, eblis jam delonge preskaŭ senprobleme uzi la osetan en Interreto. Dum rapida tajpado oni anstataŭigas la literon per „ae” aŭ per cirila litero kiel e inversa, sed en HTML-dokumentoj uzas la kodon „æ”. Ne ĉiuj popoloj de eks-Sovetio povas ĝui tian situacion. Ĉuvaŝoj, ekzemple, uzas unikajn specialajn literojn, kiujn enhavas nur Unikodo (ekzemple y kun du streketoj supre). La sama problemo aperas ĉe kazaĥoj, burjatoj kaj aliaj, dum multaj lingvoj en norda Kaŭkazio havas nur normajn cirilajn signojn en siaj alfabetoj (pro tio ili havas multajn digramojn, kaj eĉ trigramojn).

Literatura lingvo

La literatura oseta lingvo formiĝis surbaze de irona dialekto (kun kelkaj leksikaj pruntoj el la digora). La fondinto de la oseta literatura tradicio estas la talenta poeto K'osta Xetagkaty (ruslingve Konstantin Ĥetagurov). Inter la verkoj de Xetagkaty estas multaj popolaj fabloj kaj legendoj, kiujn li rerakontis rime. Multaj liaj poemoj parolas pri malriĉa kaj danĝera vivo en montaro, pri nobleco de simplaj montaranoj, pri amo certe.

En la mondo nun furoras eposo pri Silmariloj, kiun verkis John Tolkien. Tolkien mem diris ke lin siatempe ege fascinis la finna Kalevala kaj aliaj legendaroj, kiujn li studis kiel filologo en Oksfordo. Li multe bedaŭris, ke ĉe angloj ne konserviĝis (aŭ ne aperis) propra eposo. Do li verkis eposon por la angla.

Tamen multaj popoloj havas ja proprajn belajn epikajn riĉaĵojn. Kaj inter tiuj troviĝas la osetoj.

Utilaj ligoj

slavik.babil.komputilo.org: iom da esperantaj tradukoj el la narta eposo-lingvo.

lingvo.osetia.ru: projekto „oseta lingvo rete”: lernomaterialoj, vortareto, mallongaj anekdottipaj rakontoj „de popolo”, plejparte ruse kaj osete.

titus.uni-frankfurt.de/texte/etcs/iran/niran/oss/nart/nart.htm: Narta eposo osete (en kelkaj lokoj kun paralela latinlitera transskribo).

Vjaĉeslav (Slavik) IVANOV
Noto de la redaktoro: 1. La rusa „y” estas proksimume „i” sen liprondigo.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Voĉo de voĉdonantoj

Karlo Juhász en sia artikolo „Apenaŭ venko” (MONATO, 2002/6) jam raportis pri la streĉa etoso kaj et-diferenca balotrezulto en la aprilaj parlamentaj elektoj en Hungario. Mi ŝatus aldone mencii la rolon de nova teknologia/socia fenomeno: la SMS-tekstomesaĝoj, kiuj, laŭ pluraj analizoj, grave influis elektontojn inter la du voĉdonaj rondoj.

Vidante la amplekson de tiu fenomeno, la Instituto de Malferma Socio (financata de esperantistido George Soros) decidis – por ĉi-ilustre dokumenti nian epokon – arkivigi amasojn da tiuj mesaĝoj foje amuzaj, foje fiaj, plej ofte iaj, tiaj kaj aliaj. Jen eta bukedo el la mesaĝoj, kiuj eltenas tradukon Esperanten (kelkajn klarigojn vidu intertekste, aliajn sube):

–La socialistoj volas vian bonon. Ne donu ĝin!

–Viktor Orbán volas vian bonon. Ne donu ĝin!

–Esti hungaro eblas en iu ajn partio.

–La estonteco estas jam nula. (Pastiĉo de la FIDESZ-slogano „La estonteco estas jam nuna”).

–La estonteco jam demenciĝis. (Pastiĉo de la FIDESZ-slogano „La estonteco jam komenciĝis”).

–Komencanta juristo dungota. Kondiĉo: sperto kiel ĉefministro. (La 39-jara Orbán ekrolis en la tutlanda politiko mallonge post la akiro de sia jura diplomo).

–Karaj kamaradoj! La disvendado de nia nacio paŭzis dum la lastaj kvar jaroj. Finfine ni povos daŭrigi! Sendu ofertojn al la Domo de Nostalgio kaj Amikeco, avenuo Andrássy 60. (Tiuloke funkciis en la 50aj jaroj la torturejoj kaj aliaj ejoj de la komunista „ŝtatdefenda” instanco; ekde februaro 2002 ĝi estas muzeo kun la nomo „Domo de Teroro”. La socialistoj diris ke, kaze de sia venko, ili ŝanĝos la nomon al „Domo de Memoro kaj Repaciĝo”).

–Mi estas Péter Medgyessy, ĉi-momente la 21a plej riĉa homo de Hungario. Subtenu min voĉdone, kaj mi atingos la unuan lokon.

–Kial MSZP kaj SZDSZ ne povos kune formi registaron? Ĉar ne eblos al ili interkonsenti pri la stelo, ĉu kvinpinta, ĉu sespinta. (Antisemitoj rigardas la liberalan SZDSZ kiel judan partion).

–Profesia futbalisto avana, kun kvarjara sperto ĉefministra kaj solidaj bazoj en la dakota lingvo, serĉas novan postenon. (Orbán estas daŭre aktiva futbalisto en la departement-nivela teamo de sia hejmvilaĝo. Foje li citis, siadire, proverbon venantan de la dakotaj indianoj).

–Kiel iam aŭstra pentristo, tiel parolas la ĉefministro.

–Komunistoj 42 %; civitanoj 41 %; judoj, gejoj, droguloj 5 %; hungaroj 4 %! (La rezultoj en la unua voĉdona fojo estis: MSZP 42 %; alianco FIDESZ-MDF 41 %; SZDSZ 5,6 %; MIEP 4,4 %).

–Kial la prizonuloj en Nagybánya voĉdonis por MSZP? Ĉar ili ne volas sidi en komuna ĉelo kun FIDESZ-anoj.

–Nu, okazos Happy End. Por ni: happy, por ili: end!

–Dumvojaj informoj: la ŝoseo inter la parlamentejo kaj Felcsút estas fermita pro translokiĝo. Grandaj ŝtopiĝoj atendataj. (Felcsút estas la hejmvilaĝo de Orbán).

Aŭstra pentristo: Hitler;
FIDESZ: Ligo de Junaj Demokratoj, la reginta dekstra partio;
Happy End: „feliĉa fino”, ankaŭ nomo de firmao en tro bonaj rilatoj kun FIDESZ;
MDF: Hungara Demokrata Forumo, iam la ĉefa, nun ŝrumpinta dekstra partio;
Medgyessy, Péter: socialista ĉefministro de post la elektoj;
MIEP: Partio de Hungaraj Vero kaj Vojo, faŝistaro feliĉe falinta eksterparlamenten;
MSZP: Hungara Socialisma Partio, ekskomunistoj;
Orbán, Viktor: ĉefministro (FIDESZ) ĝis la elektoj;
SZDSZ: Ligo de Liberaj Demokratoj, liberala partio.
István ERTL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Impresoj pri Portugalio

La plimulto de la britoj, feriantaj en Portugalio, ŝatas la sudon de la lando por profiti la avantaĝojn de la mediteranea klimato. Mi tamen decidis viziti la nordon aŭ la tiel nomatan „kaŝitan” Portugalion, kiu eskapis la amasturismon kaj konservis sian sendifektan ĉarmon.

Tiucele mi flugis al Porto kaj de tie mi veturis per aŭtobuso al Póvoa de Varzim, kie mi vizitis plurajn vidindaĵojn. En tiu urbo tipaj estas granitaj domoj kun ruĝaj tegmentoj. En la regiono oni produktas multe da vino. La agroj estas fekundigataj per fukoj. Videblas arboj kun abunde pendantaj oranĝoj.

Póvoa estas la naskiĝloko de la romanverkisto Eça de Queirós, kiu pasigis la jarojn 1874-1888 kiel konsulo en du urboj de Anglio. Oni honoris lin per monumento, kiu troviĝas ekster la urbodomo.

La duan tagon mi vojaĝis en Guimarães, iama ĉefurbo kaj naskiĝurbo de Portugalio. Tie ĉi estas grandiozaj mezepokaj konstruaĵoj, kiuj ampleksas la preĝejon São Francisco de Assis kaj la palacon de la dukoj de Bragança. La palaco enhavas belajn pentraĵojn, tapetojn de Aubusson, persajn tapiŝojn kaj porcelanon.

Braga

Posttagmeze mi vojaĝis al Braga, ĉefa religia centro kaj unu el la plej grandaj urboj de Portugalio. La katedralo troviĝas en la urbocentro. Oni grimpas laŭ komplikaj barokaj ŝtuparoj al la granda sanktejo Bom Jesús do Monte, belega novklasika preĝejo.

Vespere grupo da folkloraj dancantoj distris gastojn de mia hotelo. La folklora muziko estas fundamenta en la historio de Portugalio, kies radikoj troviĝas en la trobadora kantado mezepoka. La plej fama stilo estas fado, ĉe kiu gitaroj akompanas la kantadon. Oni rakontis ankaŭ la legendon pri la koko el Barcelos. Tiu malnova legendo rakontas pri kondamnita, sed senkulpa viro, kiu diris, ke, kiel pruvo de sia senkulpeco, la rostita koko, kuŝanta sur la tablo de juĝisto leviĝos kaj ekkokerikos. Poste onidire tio vere efektiviĝis. Tiu legendo estas rakontata dum generacioj. En la urbo ĉie videblas bildoj de la koko de Barcelos, kiu estas simbolo de fido, justeco kaj bonŝanco.

Porto

La trian tagon mi revenis al la kosmopolita Porto. La urbo kuŝas ĉe la potenca rivero Douro. Porto havas plurajn grandiozajn pontojn – kaj betonaj, kaj feraj. Gustav Eiffell projektis unu el ili. Porto estis la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en la jaro 2001. Porto estas la dua granda urbo de la lando, de kiu devenas la nomoj de Portugalio kaj de la fama vino. Ĝi estas industria urbo, kiu havas grandegajn dokojn kaj ĝiaj sardinaj fabrikoj ludas gravan rolon. En la urbocentro staras monumento, kiu omaĝas la duoninsulajn militojn. Ĝi prezentas leonon (Portugalio), kiu venkas la aglon (Napoleono). Tiu fakto memorigis min, ke ankaŭ Britio partoprenis en tiuj militoj kaj ke ĝi kun Portugalio estis aliancanoj dum 600 jaroj. Multaj el la firmaoj pri produktado de vino Porto estas britaj kaj mi vizitis unu el ili por gustumi ĝin.

La klimato de Portugalio estas varma kaj seka. La suno brilas dum granda parto de la jaro kaj idealas por vinberoj. Tamen proksimume ĉiu kvara jaro estas favora jaro. En la malgrandaj bienoj junuloj ĉiam ankoraŭ tretas la vinber-rikolton.

En Porto troviĝas vidinda tram-muzeo. La urbo estis la unua sur la iberia duoninsulo, en kiu oni konstruis traman relvojon. Tie ĉi 20 000 kaheloj ornamas la fasadon de la stacidomo. Tiu arto de kahelornamado – la plej bonega en Portugalio – meritas apartan mencion. Ĝi estas nomata azulejos. Oni povas vidi ties specimenojn en la tuta lando. Bluaj, blankaj kaj multkoloraj kaheloj kovras la internon de preĝejoj, fasadojn de domoj kaj publikajn konstruaĵojn. Italoj inventis la majolikan teknikon en la 16a jarcento, kiu ebligas artistojn pentri rekte sur malseka argilo, kiu troviĝas sur tavolo de blanka emajlo. Oni povas vidi brilegajn panelojn de la 18a jarcento. En la 19a jarcento aperis novaj uzoj de azulejos, art nouveau kaj art déco, kiuj progresigis la tiuspecan arton.

La venontan tagon mi veturis per aŭtobuso tra la montara kamparo de Viseu, kie oni intense uzas venton por produkti elektron. Tie ĉi, sur plia alteco, la vinberoj kreskas por ricevi la reflektitan varmon de ŝtona grundo. Oni diris al mi, ke estas ĉiam pli malfacile dungi homojn, kiuj volonte laborus sur la terasoj ĉe temperaturo de 40 gradoj celsiaj.

Lamego, Coimbra, Santarém

Lamego estas alloga episkopa urbego, kiu estas fama pro ŝaŭmvino kaj bukano. Tie oni komencis konstrui katedralon en la 12a jarcento. Specialaĵoj de la montara regiono de Serra da Estela estas mielo kaj mola fromaĝo, produktita el ŝafa lakto. La plej alta punkto en la regiono troviĝas 2000 m super la marnivelo. Iuj el la lokaj homoj loĝas en casais, unuĉambraj pajlobudoj. Tio estas ĉefe en vilaĝetoj, kie ili bredas ŝafojn kaj kultivas sekalon kaj legomojn.

Neĝo maloftas en Portugalio. Kaj kiam neĝas en la montoj, lokaj familioj veturas tien por distriĝi. Tie mi vidis konkursojn por sledoĉaroj, skiantoj kaj infanoj, ĝuantaj toboganon. Guarda, originale romanika, estas la plej alta urbo en Portugalio, en kiu dominas granito kaj malfrugotika katedralo.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

La sekvan tagon mi vojaĝis sud-okcidenten al Coimbra, la plej malnova kaj plej fama universitaturbo de Portugalio. Survoje estas grandaj citrusaj kampoj kaj ankaŭ florantaj migdalarbustoj.

Ĉiĉerono kondukis min al la loka universitato. La tiea biblioteko, fondita en 1725, estas aparte impona. Ĝi reprezentas unu el la multaj avantaĝoj de Portugalio pro la grandega kvanto de kolonia oro el Brazilo. La biblioteko enhavas 30 000 raraĵojn el entute 300 000 posedataj libroj. La muroj de kapelo estas kovritaj per belegaj kaheloj kaj aliloke troviĝas eksterordinaraj specimenoj de azulejos. 50 centonoj de la loĝantaro de Coimbra profesie estas ligita kun la universitato. Mia ĉiĉerono bedaŭris pri la fakto, ke la industrio en tiu urbo malkreskis.

Poste mi vojaĝis 200 km ĝis Santarém. Almeida Garrett, fama portugala poeto kaj dramaturgo de la 19a jarcento, skribis pri tiu urbo: „Libro, farita el ŝtono, en kiu la plej interesa kaj plej poezia parto de niaj kronikoj estas skribita.” Santarém troviĝas super rivero Tejo, preferata reĝa rezidejo en la 12a jarcentoj. Ĉi tie kunvenis la parlamento en la 13a, 14a kaj 15a jarcentoj. Mi vizitis ankaŭ la tombon de Cabral, malkovrinto de Brazilo, en la Preĝejo de Graco. La preĝejo Nossa Senhora da Conceição impone staras sur la placo Sá da Bandeira, baroka konstruaĵo el la 17a jarcento kun helkoloraj kaheloj azulejos

Óbidos kaj ties regiono

Mi alvenis la ravindan Óbidos, kiu konservas sian maŭran aspekton. La muzeo enhavas interesan kolekton de mapoj, armiloj kaj uniformoj, uzitaj dum la duoninsula milito. En 1808 en la urba periferio okazis la unua venko de Napoleono. Altaj muroj mezepokaj entute ĉirkaŭas Óbidos. Mi vagis sur la pavimŝtonetoj de vojetoj kaj rigardis la brilajn domojn blankajn. La preĝejo Santa Maria datiĝas de la renesanco kaj ties muroj estas kovritaj per bluaj azulejos el la 17a jarcento.

La sekvan tagon mi vizitis Alcobaça, Batalha kaj Nazaré. La plej grava vidindaĵo de la unua estas monaĥejo, fondita en 1147, kiu havas belegan preĝejon kaj klostrojn. Sed la grandioze ornamita eksteraĵo ne konvenas al la sparta vivo de cistercianoj, kiuj loĝis ĉi tie kaj establis la unuan lernejon en Portugalio.

En Batalha troviĝas unu el la plej varie konstruitaj preĝejoj en la lando. En la kanonikar-domo de la gotika monaĥejo estas la tombo de la nekonata soldato de Portugalio, kiun oni ĉiam gardas. Ĉi tie videblas belega vitralo, aparte en la kapelo de fondinto de la lernejo por produktantoj de vitraloj. La marborda urbo Nazaré estas tiel nomata pro statuo de la virgulino Maria, kiun monaĥo reportis al Nazareto en la 4a jarcento. Mi promenis tra la fascina kvartalo de la fiŝkaptistoj, la pitoreska plaĝa regiono kaj inter la ĉarmaj konstruaĵoj kaj vidindaĵoj de Sítio.

Lisbono

Antaŭ mia reflugo el la lisbona flughaveno mi havis tempon por trarigardi la ĉefurbon Lisbono. La ponto Vasco da Gama super la potenca rivero Tejo, kiu longas 26 km, estas unu el la plej longaj en la mondo. Inter la multaj monumentoj ĉi tie vidindas kopio de la Jesuo-monumento, kiu troviĝas en Rio de Ĵanejro. Treege imponas monumento omaĝe al Henriko la Navigisto, Vasco da Gama kaj multaj aliaj portugalaj malkovrintoj, kiu staras fronte al Atlantiko. Ĝi estas donaco de Sud-Afriko por danki tiujn, kiuj unue navigis al Kabo de Bona Espero.

En Lisbono dum ĉiuj sezonoj blovas vento el la oceano. La ĉefurbo kun 2 milionoj da loĝantoj, kvinono de la landa loĝantaro, estas la plej granda urbo de Portugalio. Ĉi tie estas vasta marmuzeo, en kiu estas eksponataj velŝipoj. La plej bela objekto estas reĝa barĝo, kiun veturigis 78 remistoj kaj kiun komandis reĝino Maria la 1a.

Mia restado en belega Portugalio finiĝis. Mi konstatis, ke la vivrapido estas malstreĉa kaj senhasta en la pli malgrandaj urboj de nordo. Tamen la varieco de pejzaĝo kaj riĉaĵo je monumentoj kaj konstruaĵoj sukcese kompletigas la travivaĵon.

William SIMCOCK

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉokolada konflikto

Iu litova humuristo diris: „La ŝerco estas afero serioza.” Okazas, ke pro ŝerco iuj pretas tuj ofendiĝi kaj eĉ sin turni al tribunalo.

La estraron de la kompanio Kraft Foods Lietuva en la urbo Kaunas, kies dolĉaj produktoj estas konataj en Litovio, indignis la pentraĵo „Verda ĉokolado kun diserigita kanabo” publikigita en Interreto. La kompanio opinias, ke la pentraĵo memorigas pri ĝiaj produktoj „Krono”. Ĉi tiu reĝa atributo estas la ĉefa akcento sur pakumoj de ĉokolado kaj sukeraĵoj. La reklaman frazon „La krono prezentas” oni najlis verŝajne en la kapon de ĉiuj loĝantoj de Litovio.

La pentraĵo aperis somere 2001 en la inter artistoj populara interreta paĝo art.scene.lt. En la paĝo multas ilustraĵoj, kies aŭtoroj, sufiĉe konataj pentristoj, priridas varajn signojn de konataj firmaoj. En la mondo ofte varaj signoj trafas en artaĵojn. La litovoj antaŭ kelkaj jaroj vidis ekspozicion de la artisto Andy [endi] Warhol, kiu en siaj laboroj parodias Coca Cola kaj aliajn famajn firmaojn. La artisto publike konfesis, ke liaj verkoj celas parodii la civilizon. Tamen pro tio nenia kompanio procesis kontraŭ li.

En la menciita arta TTT-ejo oni povas loki pentraĵojn libere. La aŭtoro de la parodio estas anonima. La administrantoj de la TTT-ejo diris nur, ke li estas studento de arta lernejo, kaj la pentraĵon li kreis kiel tasklaboron pri la temo „Pakumo”. La aŭtoro uzas la samajn tiparojn kaj stilon. La surskribo „Krono” (litove Karūna) en la parodiaĵo estis ŝanĝita al „Ĉapo” (Kepurė). Surflankaj diverslingvaj surskriboj informas pri ĉokolado kun kanabo – populara droga vegetaĵo.

La kaŭna entrepreno akuzas la artistojn, ke ili deliktis kontraŭ fasko da leĝoj: pri aŭtoraj rajtoj, pri konkurado, tiu pri varaj simboloj. Reprezentantoj ekminacis je proceso, se la parodia pentraĵo dum 4 tagoj ne estos forigita. La vara simbolo estas intelekta propraĵo de la kompanio. Al ĝia kreado kaj uzado estas investita granda monsumo kaj la kompanio postulos materialan kompenson.

Tamen la juristoj dubas, ĉu la firmao povus pruvi, ke la parodia pentraĵo estas kopio de la vara signo kaj, ke ĝi damaĝas al la reputacio de la entrepreno. Juraj aktoj malpermesas ajnan uzon de originalo aŭ ĝia kopio en komerco sen konsento de la aŭtoro. Tamen la etikedo „verda ĉokolado” ne estis uzita en komerco. Kaj ĝi estas nek originalo, nek kopio. Tamen la artistoj ne ekdeziris procesi kontraŭ la riĉa kompanio. La „verda ĉokolado” estis anstataŭigita per nekrologa surskribo: „La laboro forigita pro juraj miskomprenoj. Hura! Vivu jura justeco!”

Antanas GRINCEVIčIUS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Turismi kun la karto EURO<26 en la poŝo

La moderna vivo jam ne penseblas sen iuj kartoj en la poŝo. Iuj atestas pri membreco, aliajn oni uzas por senmona pagado aŭ kontraŭ ili akiras diversajn varojn je favoraj prezoj en la vendejoj.

EURO<26 estas havinda karto, kiun povas ricevi gejunuloj en la aĝo 14-26 jaroj sendepende de sia statuso. Do, sen aparta konfirmilo ĝin povas akiri lernantoj, studentoj, junaj laboristoj, senlaboruloj.

La menciitan karton iniciatis skotaj entuziasmuloj en la jaro 1987. Danke al la unuaj pozitivaj rezultoj, en la jaro 1991 la Eŭropa Konsilio proponis al siaj membroj, ke ili subtenu la disvastigon de tiu karto en ties landoj. Hodiaŭ EURO<26 uzeblas en trideko da eŭropaj landoj. Pli ol 3,5 milionoj da junuloj en pli ol 220 000 lokoj en Eŭropo akiras diversajn avantaĝojn per tiu karto.

La karto EURO<26 ebligas al gejunuloj avantaĝojn jam en la loko, kie ili mem loĝas. Tio diferencigas ĝin de aliaj kartoj por gejunuloj. La reto entenas diversajn rabatojn en la sfero de: edukado (komputadaj kursoj, aŭtolernejoj, lingvaj kursoj kaj aliaj), kulturo (muzeoj, teatro, festivaloj, koncertoj, ktp), turismo (hoteloj, junulargastejoj, kampadejoj, privata loĝado, organizado de vojaĝoj), transporto (diversaj aviadil- kaj aŭtobus-kompanioj, pluraj naciaj fervojretoj, ŝiplinioj), komerco (nutrado, modo, librovendejoj, komputikaĵoj), sporto kaj memstreĉado (sportvendejoj, sportaj centroj, enirbiletoj por diversaj sportaj matĉoj), gastejoj (rapidaj restoracioj, kafejoj) kaj aliaj servoj (frizistoj, florvendejoj, oraĵumejoj, ŝuejoj kaj aliaj).

La karto en Kroatio

En tiu lando EURO<26 uzeblas ekde la 1a de februaro 1999. Pri la disvastigo de la karto kaj pri la vico de ties avantaĝoj zorgas Kroata Junulargasteja Asocio (HFHS) (vidu www.nncomp.com/hfhs). Gejunuloj povas ricevi la karton en ĉiuj regionaj centroj de HFHS kaj en deko da aliaj lokoj. Ĝi havas subtenon de la Ŝtata Instituto pri Protekto de Familioj, Patrineco kaj Junularo. En Kroatio oni povas uzi EURO<26 en pli ol 1300 lokoj en kvindeko da urboj. Menciindas, ke en la listo estas ĉiuj kroataj naciaj naturparkoj, multaj muzeoj, kiuj disponigas rabaton de 50-100 %, naciaj teatroj, diversaj kulturaj manifestaĵoj (Opatija, Šibenik, Dubrovnik, Zagreb). Rabaton de 25 % oni povas ricevi ĉe la ŝiplinioj de Jadrolinija, ĉe kelkaj aŭtobusaj kompanioj kaj ĉe la nacia fervoja reto.

Se vi deziras ekscii pli multe pri la avantaĝoj kaj disvastiĝo de la karto en via propra lando kaj dise tra Eŭropo vizitu la TTT-paĝon www.euro26.org.

Por la posedantoj de EURO<26 en pluraj landoj aperas periodaj informiloj, gazetoj, flugfolioj kaj oni organizas informkampanjojn, koncertojn kaj aliajn.

La kroataj organizantoj aranĝas ĉiujare foto-konkurson kun valoraj premioj (i.a. somerumado ĉe la kroata marbordo en junulargastejoj) kaj someran kampadejon meze de aŭgusto en Zadar.

Pro ĉio ĉi ne hezitu, informiĝu pri la avantaĝoj en via loĝloko kaj lando, kaj nepre pri la rabatoj en la landoj, kiujn vi planas viziti. Vi rapide rimarkos, ke posedante EURO<26 vi povos ŝpari multon. Komencu jam hodiaŭ!

Marija BELOšEVIć

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Telefonmonopolisto malprosperas

La plej malpopulara finno en Litovio estas Tapio Paarma, la estro de Lietuvos Telekomas (LT), la litova telefonkompanio.

Jam plurfoje homoj amasiĝis antaŭ LT-ejo por esprimi malkontenton kontraŭ la senĉesa altigo de la telefontarifoj. LT, havante la ekskluzivan rajton ĝis la jaro 2003 esti la unusola liveranto de fiksita telefona kunligo, ekstreme uzis tiun rajton. La litova ĉefministro Algirdas Brazauskas konsterniĝis, kiam en la komenco de la 21a jarcento litovanoj komencis amase rifuzi telefonservon, ĉar ili ne plu kapablis ĝin pagi.

Severaj altiĝoj de la tarifoj puŝis la entreprenon en malfavoran situacion. En la unua duono de la jaro 2002 la enspezoj malkreskis je 8,2 %. Pri la malkontentiga situacio sinjoro Paarma akuzis la konkurantojn – la entreprenojn de la poŝtelefonaj kunligoj. Tiuj entreprenoj jam superas LT laŭ kvanto de klientoj. En la fino de junio poŝtelefonon uzis 35 % de la litovoj; dum la fiksitan kunligon 30,6 %. Dum unu jaro LT perdis 10,1 % de sia klientaro, t.e. ĉirkaŭ 120 000 abonantojn. Spertuloj supozas, ke la klientaro daŭre malkreskos, ĉar estas lanĉitaj novaj planoj por plialtigo de la tarifoj.

Malgraŭ tio la estro de LT supozas, ke dum dua jarduono la enspezoj falos nur je 3 %. Notindas, ke prognozoj de la kompaniaj rezultoj jam antaŭe fiaskis. Meze de 2001 Paarma prognozis, ke lia jara enspezokresko atingos 5-10 %. Poste la prognozoj malaltiĝis ĝis 3-5 %. Reale la enspezoj pasintjare kreskis nur je 1,9 %. Antaŭ tri monatoj li asertis, ke la enspezoj de 2002 estos pli grandaj ol lastjare; tamen nun li ŝanĝis sian opinion.

Malprosperas ankaŭ la servo de fiksita telefonkunligo de la najbaraj landoj. La enspezoj de la latva telekomunika entrepreno dum la unua jarduono de 2002 malaltiĝis je 0,7 %, kaj tiu de la estona je 9 %.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ho, mistera pi!

Kredu min, tio vere okazis. Antaŭ kelkaj jaroj aperis en la revuo Esperanto notico pri referaĵo, kiun mi, matematikisto, prezentis en Bratislavo, ĉe scienca simpozio. La informo surprizis min. Kiel mi tuj sciigis la tiaman redaktoron, mi neniam estis en Bratislavo, krom dum mallonga restado en la flughaveno survoje al Poprad; kaj, plie, iu ajn, kiu bone konas min (ekzemple, miaj filoj), povas atesti, ke mia scio pri matematiko estas preskaŭ nula.

Certe, kiam mi estis liceano (kaj tio ne estis hieraŭ), frustritaj instruistoj klopodis inici min kaj miajn samklasanojn en la sekretojn de algebro, trigonometrio kaj logaritmoj, sed mi neniam sukcesis kompreni esoteraĵojn kiel kalkulon diferencialan kaj integralan. Por mi, imaginaraj kaj neracionalaj nombroj restas eĉ malpli kompreneblaj ol la plej obskuraj disputoj de mezepokaj teologoj pri la sankta triunuo aŭ la transsubstancigo. Resume, mi apenaŭ kapablus instrui matematikon al la infanetoj en la unua klaso de elementa lernejo. Tion mi klarigis al la iom embarasita redaktoro, lerta homo, kiu malofte eraras. Laŭŝajne, li konfuzis min kun iu hungara matematikisto, kies nomo hazarde, kaj nekredeble (ĉar mi ne estas hungaro) similas mian.

Sed, ho ve, mi deflankiĝis de mia vera temo, kiu koncernas la misteran koncepton pi. Kvankam mi apenaŭ komprenas ĝin, svagaj memoroj pri tiu „esprimo de la kvociento de la cirkonferenco de cirklo per ĝia diametro” (PIV), ankoraŭ ekzistantaj en la polvoplena subtegmento de mia cerbo, eĉ hodiaŭ estigas en mi iun strangan fascinon.

Malofte en la liceo oni klarigis al ni, kian utilon havas matematiko kaj kial oni lernas ĝin. Pri pi, la instruistoj nur menciis, ke ĝi estas uzata kiel ilo por mezuri la areon de cirklo. Samtempe, ili aldonis, ke la ciferoj post la komo en pi daŭras senfine. Tiam ŝajnis al mi, ke mezurilo, kiu indikas virtuale senfinan nombron, ne povas esti tre praktike aplikata. Se mi iam volus aĉeti, diru, tapiŝon por kovri plankon de ĉambro en lumturo (en kiu mi tre ŝatus loĝi), aŭ en antikva ventmuelejo, simila al tiu en kiu Alphonse Daudet [alfóns dodé] verkis sian ĉarman Lettres de mon moulin (Leteroj el mia muelejo), kiel, diable, mi povus precizigi la kvanton de bezonata tapiŝa materialo?

Mi ĵus finlegis rakonton, en kiu la protagonistino – tiam juna sed mense frumatura knabino – deziras konfirmi, ĉu ĝustas tio, kion ŝi lernis en la matematika klaso pri pi. Hejme post la lerneja tago, ŝi prenas la rondan kovrilon de majoneza pokalo, volvas pecon de ŝnuro ĉirkaŭ ĝia cirkonferenco, etendas la ŝnuron sur tablo, kaj mezuras ĝian longon per liniilo. Poste, ŝi mezuras la diametron de la kovrilo, dividas la pli grandan ciferon per la pli malgranda, kaj kalkulas, ke la rezulto estas proksimume 3,21.

Lernolibroj pri matematiko kaj vortaroj informas nin, ke pi ne egalas 3,21 sed ĉirkaŭ 3,14159. La difino en PIV sekvigas tiun nombron per tripunkto ..., por indiki, ke tio ne estas la fino de la afero. Ĝi klarigas, ke pi estas neracionala nombro. Tiu stranga koncepto translokas nin de la realo en la universon de Alico en Mirlando (kies aŭtoro, parenteze, estis matematikisto, do supozeble, malkiel mi, komprenis neracionalajn nombrojn).

Ie mi legis, ke pi estis konata de la grekoj kaj romianoj, inter kiuj estis kelkaj tre kompetentaj matematikistoj, sed ili ne sciis, ke la ciferoj en pi sekvas sin seninterrompe kaj sen ripeti sin. Nur antaŭ iom pli ol du jarcentoj kaj duono, oni malkovris tiun bizaran fakton. La sama fonto informis min, ke pi dividite per kvar egalas unu minus unu trionon plus unu kvinonon minus unu seponon, ktp senfine ... La serio konstante alternas inter nombro pli granda ol pi/4 kaj nombro malpli granda ol pi/4, sed finfine oni konstatas, ke ĝi iom post iom proksimiĝas al la ĝusta rezulto. Tamen, oni neniam povas atingi ekzaktan valoron. Pi estas transcenda nombro. Tio refoje surprizis min. Ĝis tiam mi supozis, ke transcendeco iel rilatis al religiaj, mistikaj aŭ okultaj ideoj, ne al matematiko. Certe pi ne estas la sola transcenda nombro. La kvanto de transcendaj nombroj estas infinita.

Certe tiuj strangaj faktoj estas nura banalaĵo por la matematikistoj, sed por mi ili estas magiaj. Kiam mi komencis mian universitatan studadon, mi naive decidis studi ne matematikon sed teologion. Tiu studado tute ne helpis min kompreni la universon, sed almenaŭ ĝi ebligas min fari unu modestan kontribuaĵon al nia diskuto pri ĉi tiu temo. Jen ĝi: Ankaŭ la hebreoj, kiuj ne estis sciencema popolo, konis la koncepton pi. Eĉ Biblio mencias ĝin. En la Unua Libro de la Reĝoj, ĉapitro 7, verso 23, ni legas, ke Salomono faris por la korto de sia templo „maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan ... kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaue”. (Mi ne bezonas diri al vi, karaj legantoj, ke 30 dividite per 10 egalas 3.) Evidente, samkiel la grekoj kaj romianoj, la hebreoj supozis, ke pi egalas 3. Tio, kvankam ne ekzakta, ne estis malbona proksimuma kalkulo.

Iu scienculo (ĉu Alberto Einstein?) diris, ke Dio estas matematikisto – pia aserto ...

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Internacia fonetika alfabeto

La redaktaj konvencioj de MONATO postulas, ke post mencio de neasimilitaj nomoj la kontribuanto interkrampe kaj minuskle aldonu proksimuman prononcon uzante nur la esperantan alfabeton. Pri tio, mi plurfoje plendis, ĉar miaopinie la relative limigita zamenhofa alfabeto, kvankam ĝi bone taŭgas por skribi Esperanton kaj lingvojn kun simila fonetika gamo (itala, latin-amerika hispana, ktp), ne estas sufiĉe ampleksa por reprezenti la sonojn de la plimulto da lingvoj. Kvankam mi scias preskaŭ nenion pri la polineziaj idiomoj, mi supozas ke eĉ por imiti la fonetikan sistemon de, ekzemple, la havaja, kiu bezonas nur 13 literojn – certe unu el la plej malgrandaj el ĉiuj alfabetoj – ĝi ne tute taŭgas, pro manko de akcento por indiki longajn vokalojn.

La esperanta alfabeto inkludas la plimulton de la sonoj uzataj de eŭropaj lingvoj (germana, hispana, ktp), sed mankas al ĝi la trema-vokaloj de la germana, la theta (lispa s) de la greka, kastilia hispana, angla kaj islanda, kaj estas grave mankohava kiam temas pri la rusa, pola, franca kaj portugala. Ĝi ne kapablas reprezenti la molajn kaj malmolajn konsonantojn de la slavaj kaj okcident-keltaj idiomoj (ekzemple la irlanda), aŭ la nazalajn vokalojn de diversaj lingvoj. Kiam temas pri multaj aziaj kaj afrikaj idiomoj la esperanta alfabeto estas preskaŭ senutila. Kiel, per ĝi, oni povus indiki la klak-sonojn de la zulua, boŝmana kaj hotentota?

Verŝajne, malmulte da legantoj de MONATO ambicias lerni aŭ uzi la plej ekzotajn lingvojn, sed sur la paĝoj de nia magazino jam estis eldonita granda nombro da artikoloj pri plej diversaj lingvoj kaj dialektoj. Plie, aperas en ĝi nomoj de lokoj kaj personoj el multegaj landoj kaj popoloj en la mondo.

Reprodukti la sonojn de la influa angla estas aparte malfacile. La propra angla alfabeto tute nekontentige indikas la prononcon. Ĝi estas nek konsekvenca nek logika. Ĝi malbone aŭ neniel montras la diferencojn inter la pli ol 20 anglaj vokaloj, kaj mankas signoj por kelkaj el la plej komunaj sonoj, ekzemple la obtuza vokalo inter a, e, i kaj u, kiu estas la plej uzata en la lingvo.

Pri tiaj kialoj, mi volas pledi por pli vasta instruado en niaj edukaj institutoj de la utilega Internacia Fonetika Alfabeto (IFA, angle: IPA). Kiel ĉiuj homaj inventaĵoj, ĝi estas neperfekta, sed ĝi estas la plej bona ilo, kiun ni posedas por indiki la prononcon surpapere kaj surekrane – do tiel instrui kaj memorigi – la prononcon de ĉiuj lingvoj. Kompreneble, nenio povas anstataŭi personan kontakton kun denaskaj parolantoj de la koncerna lingvo, sed ne ĉiuj lernantoj havas okazon aŭ monajn rimedojn por vojaĝi eksterlanden aŭ alie aŭdi la deziratan lingvon.

Ĉar la studprogramo en niaj lernejoj estas plenŝtopita, apenaŭ ekzistas ebleco doni plenan instruadon pri fonetiko. Plie, ordinaraj studentoj nek povas, nek bezonas scii la fonetikajn signojn de ĉiuj lingvoj. Kutime oni lernas nur du aŭ tri lingvojn en la lernejoj kaj universitatoj.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras

En Kosovo okazis jam multaj pozitivaj ŝanĝiĝoj. Por mi, iranta tien ĉiujare, la pliboniĝoj tuj okulfrapas.

Pasis tri jaroj post la fino de la sanga milito en Kosovo, kie pereis almenaŭ 10 000 albanoj, precipe senkulpaj civiluloj. Ankoraŭ la vundoj de la milito ne bone saniĝis. La memoro kaj doloro pro la perdo de la karaj gefiloj, gefratoj, genepoj, gepatroj, geavoj, gekuzoj aŭ geamikoj ne estingiĝis kaj ne povas estingiĝi. Menciendas ke ankoraŭ centoj da albanoj restas senjuste enprizonigitaj en Serbio. Iujn la okupintoj fojfoje elprizonigas kontraŭ granda monsumo donita de iliaj proksimuloj. La internaciaj aŭtoritatuloj ne faras multon por ilia rapida kaj senkondiĉa liberigo.

Tamen Kosovo nun ne plu estas sub la serba jugo, sed sub administrado de UNMIK, la administracio establita de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). UNMIK havas kiel taskojn kaj pli favoran statuson por Kosovo (aŭtonomion), kaj la restarigon, laŭ la rezolucio 1244 de la 10a de junio 1999 de la Konsilio de Sekureco de UN, de la suvereneco de Jugoslavio, kiu tamen hodiaŭ konsistas nur el Serbio kaj Montenegro.

Al la marplaĝoj de Albanio

Pasante la landlimon inter Albanio kaj Kosovo oni surpriziĝas pro kortremiga bildo: dekoj da privataj aŭtoj registritaj en Kosovo veturigas ties albanajn familiojn, ĉefe junajn, geedzojn kaj multajn gefilojn, al la marplaĝoj de Durrës, Sarandë kaj aliaj. Malgraŭ la informoj de la gazetaro pri incidentoj kontraŭ kosovaj civitanoj, niaj gefratoj el Kosovo preferas jam la marplaĝojn kaj ripozejojn de Albanio al tiuj de Montenegro kaj Bulgario aŭ, kiel iam, de Grekio kaj Turkio.

Mi nur povas entuziasmiĝi pri tia bildo. Krom la fakto ke granda paca eliro al Albanio, ne pro suferoj sed pro plezuro, plifortigas nian nacian unuecon, estas ankaŭ kelkcentoj da milionoj da valuto enirantaj Albanion, plimildigantaj nian grandan komercan deficiton.

Bonan laboron faras nun ankaŭ nia ministrejo pri publikaj kaj turismaj aferoj. Ĝi starigis centron de promocio de albana turismo en hotelo Grand en Priština. Pluraj vojaĝagentejoj en Kosovo entreprenas la loĝigon de la ripozuloj el Kosovo en la plaĝoj de Albanio. Multaj familioj kiujn mi vizitis sciigis al mi ke ili jam estis en aŭ planas iri al Albanio por feriadi. Certe, Albanio ofertas por turistoj tre bonajn naturajn kondiĉojn, kaj nun iom post iom ankaŭ infrastrukturajn. Mi mem feriadis ĉi-somere en Velipojë kaj foriris de tie tre kontenta pro la pura, virga plaĝo, bona provizado kaj publika ordo. Tiaj estas laŭ mi ankaŭ aliaj marplaĝoj de Albanio, ĝis nun malpli frekventataj, kiel Shëngjin, Divjakë kaj Himarë.

Pliboniĝoj en komunikado

Kiam mi iris unuafoje al Kosovo, en oktobro 1999, krom la detruaĵojn okulfrapajn en domoj, vojoj, poŝtoficejoj kaj telekomunikejoj, mi rimarkis ankaŭ multajn mankojn en diversaj servoj. Ĉi-foje, ne nur la vojoj estas en bona stato, sed ankaŭ la enurba trafiko, ekzemple en Priština, notinde pliboniĝis. Tie estas, krom licencitaj busetoj, regulaj buslinioj certigantaj la moviĝon al ĉiuj punktoj de la urbo kaj ties ĉirkaŭo.

Nun oni povas telefoni ankaŭ en la telefonbudoj surtrotuare per telefonkartoj de Kosovo. Estas novaj modernaj vendejoj bone ekipitaj. Oni renovigis publikajn konstruaĵojn kaj lernejoj belaspektas. Laŭlonge de la interurbaj vojoj oni vidas multajn restoraciojn kaj motelojn kun naĝejoj, kie oni povas pasigi agrablajn horojn dum la someraj tagoj.

Estas malfermitaj en multaj urboj novaj bankoj necesaj por la malgrandaj kaj mezaj entreprenoj. Mi tie vidis multajn junajn civitanojn eniri kaj eliri, kio montras ke ili kredas je estonto por Kosovo. Multaj produktadaj entreprenoj komencis aŭ rekomencis sian agadon, aparte surkampe de konstruado, trinkaĵoj (la biero de Pejë estas eksterordinare bonkvalita), konservaĵoj, nutraĵoj, ktp.

La maltrankvilaĵoj de Adem Demači

Mi havis la plezuron denove renkontiĝi kaj longe babili kun Adem Demači, saĝa kaj sendependa politikisto, simbolo de la kosovana rezistado kontraŭ la serba reĝimo dum preskaŭ tridek jaroj. Li loĝas kaj laboras plejofte en Prizren, kie li sentas sin pli trankvila kaj pli libera ol en la ĉefurbo Priština por sin okupi pri studado, verkado kaj politikaj analizoj.

Dum la konversacio kun li mi eksciis ke albanoj de Kosovo aktuale staras antaŭ gravaj politikaj alternativoj. Laŭ UN-rezolucio 1244 Jugoslavio plutenas sian suverenecon sur Kosovo. En ĝi establiĝas internacia civila administracio, UNMIK, ia formo de ŝtatpotenco originala, eksperimenta, kie influas kaj intervenas nature la interesoj de granda nombro da diversaj ŝtatoj eŭropaj kaj ekstereŭropaj. La nova registaro elektita de la parlamento ne havas aŭtoritaton sur kampoj kiel defendo, internaj aferoj, financoj, juĝejoj kaj aliaj, kiuj apartenas al UNMIK mem. La aktuala internacia administranto, Michael Steiner, deklaras: „Mia biblio estas rezolucio 1244”, dum lia antaŭulo, la dano Hans Hakerup, aprobis la konstitucian kadron kiu altrudas la nuntempajn kondiĉojn. UNMIK decidis ankaŭ pri leĝoj kiel la jena: „ĉiu civitano el Kosovo rajtas voĉdoni ankaŭ por la politikaj partioj en Serbio”. (Kiu en Kosovo voĉdonas por tiuj partioj, krom serboj?) Serboj estas premantaj nun interalie por licencigo de la serba universitato en la nordo de Mitrovica.

En la parlamento de Kosovo la serboj akiris dek lokojn pro la balotoj, kiuj okazis ankaŭ en Serbio, plus dek aliajn donacitajn de UNMIK. Daŭras la kampanjo por amasa revenigo de serboj en Kosovon. Povas veni ankaŭ serboj, kiuj neniam antaŭe loĝis en Kosovo.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Aliflanke la albanaj politikistoj kaj publicistoj en Kosovo plurestas malviglaj, ne unuiĝintaj, sen larĝa kaj profunda vizio pri la estonteco de sia lando. Parto de politikistoj alkuris kaj alkuras al riĉaĵoj kaj postenoj, koruptiĝas kaj skismas.

Tiaj fenomenoj maltrankviligas Adem Demači. Liaj maltrankvilaĵoj speguliĝas en lia lasta poemo, fakte politika pamfleto, kiun li legis por mi. Ĝi titoliĝas Hola, mia verso. Referencante al la elstara kosova poeto, kiun la popolo konas per la kromnomo Sat Nokšiki, Adem alparolas al siaj sampatrujanoj per la buŝo de poeto, alvokas ke ili staru unuiĝintaj, ke ili plialtigu siajn scion kaj konscion, ke ili kontraŭstaru egoismon, avidon, envion, korupton, ĵaluzon, malkompetenton, mitemon, malamon kaj indiferenton, por savi la longtempe suferintan Kosovon kiam ajn ĝi bezonus ilian helpon.

La internaciaj administrantoj, opinias Adem, povas facile transdoni siajn multajn kaj vitalajn por albanoj rajtojn rekte al la aŭtoritatuloj en Beogrado, lasante la albanojn sin okupi per klerigado, agrikulturo, konstruado, ktp, kiel tion jam ebligis la titoista konstitucio de la iama Jugoslavio en la jaro 1974. Kion do tiam akiris albanoj kiuj verŝis sian sangon tiom longe?

Sendube ankaŭ la lando patrina devas fari pli multe por Kosovo. Ĝiaj intelektuloj, politikistoj kaj historiistoj devas helpi kiel ajn. Sed oni ne povas atendi ion de fremdaj historiistoj se iuj el niaj historiistoj starigas kaj protektas serbajn tezojn. Parolante kun Fehmi Baftiu, malnova juristo, ekskonsilisto de Adem Demači, mi eksciis ke en ĵus aperinta lernolibro pri internacia juro, verkita de profesoro Arben Puto, oni legas interalie, ke „Kosovo estis ĉiam sub la serba jurisdikcio”, dum, laŭ insista argumentado de Fehmi, la vero estas tute kontraŭa: neniam Kosovo estis sub serba jurisdikcio.

Kosovo antaŭeniros

En Kosovo ekzistas ĉiuj kondiĉoj por antaŭeniri. Ĝi posedas fekundajn agrojn, subterajn riĉaĵojn, el kiuj nur de ŝtonkarbo oni havas nekalkuleblajn rezervojn, bonegan geografian pozicion, junajn laboremajn homojn. Fakuloj ne intencas forlasi la landon, kontraŭe multaj el ili revenis.

Nun, kiam Kosovo havas sian registaron, estas pli taŭgaj kondiĉoj por antaŭeniri. Nature, tio povas estiĝi, kiel diras Adem Demači, se ni estas unuiĝintaj, konsciaj, malproksimvidantaj. Laŭ tiu vidpunkto kia ajn perforta manifestacio kiel tiuj en Dečane, Besjana kaj kontraŭ UNMIK povas nur plinigrigi nian bildon en la okuloj de la cetera mondo. Ne plu estas la tempo de klanaj, flagportistaj movadoj sed de civilizitaj movadoj kiuj honorigas sian nacion.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Eŭropa helpo al Kosovo parte neefika

En 1999 Eŭropa Unio, pere de sia help-oficejo ECHO, disponigis 400 milionojn da eŭroj por povi rapide subteni la forfuĝintajn kosovanojn. Ĉar estis supozoj, ke la helpmono ne estis efike uzata, oni mendis revizion. La raporto aperis en la Oficiala Gazeto de la Eŭropaj Komunumoj (C 168, 2001-06-12).

Evidentiĝis ke ECHO kaj ĝiaj partneroj ne kapablis adapti sian programon al la subita, tute neatendita reveno al siaj loĝlokoj de preskaŭ ĉiuj fuĝintoj en junio 1999, post la interkonsento pri retiriĝo de serbaj militistoj. La helpo estis destinita komence precipe al Albanio, la plej malriĉa lando de Eŭropo, kiu akceptis la plej grandan parton de la rifuĝintoj. Eĉ en normalaj cirkonstancoj estas malfacile organizi transportojn en regiono kun malbona infrastrukturo. En ĥaosa situacio estas preskaŭ neeble organizi sendaĵojn kaj certigi ke ili ĝustatempe alvenas al la ĝusta loko. Kiam, krome, subite la cellokoj ŝanĝiĝas, ne eviteblas, ke liveroj ie restas neuzataj aŭ perdiĝas.

Oni konkludis ke la mankoj estis precipe administraj. La ECHO-kunlaborantoj je alveno bezonis plejparton de siaj homfortoj por establi sin surloke kaj ekkoni la situacion. Ne eblis tuj reagi al ŝanĝiĝantaj situacioj, ĉar la decidpovo estis ĉe ECHO-funkciuloj en Bruselo. Menciendas ankaŭ ke ECHO nur administris la transportojn kaj liverojn de la helpmaterialoj, kaj do tute dependis de subkontraktantoj.

Sekve de la raporto oni adaptis la administrajn strukturojn de ECHO kaj plibonigis la procedurojn por kunlaboro kun aliaj grandaj helpantoj, kiel UN kaj Ruĝa Kruco.

Malgraŭ la streboj al plibonigo, ŝajne restas problemoj. En aŭgusto 2002 en la eŭropa kaj usona gazetaroj aperis artikoloj (bazitaj sur raporto de organizaĵo, kiu okupiĝas pri rajtoj de handikapitoj, www.mdri.org), pri terura situacio en frenezulejoj en Kosovo. UNMIK (la UN-administracio de Kosovo) ne neis la plendojn, sed asertis, ke la situacio dum la pasintaj jaroj konsiderinde pliboniĝis. Ekde 1999 estas konstruitaj almenaŭ tri modernaj ejoj. Cetere, la kontrolo je frenezulejoj ne estas tasko de UNMIK, sed de la loka provinca registaro.

Roland ROTSAERT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Promene tra la Centra Oficejo

Ĉu vi iam vizitis la Centran Oficejon (CO) de UEA? Se ne, ĉi broŝuro taŭgas por vi. Se jes ja, ĝi taŭgas por vi tute same. Ĉar priskribo de CO, de ĝiaj ĉambroj, oficistoj, aparatoj, laboroj, ejoj, planoj estas sendube la kerna parto de la 46-paĝa broŝuro, sed la verketo ne estas nur tio. Ĝi estas spegulo de tio, kiel togolandano, ĉi-kaze la UEA-estrarano Gbeglo Koffi, vidas, flaras, komparas ejojn, laborkutimojn, personajn rilatojn. Temas ĉefe pri lia aliro al tiu eta parto de la okcidenta civilizo, plejparte eŭropa, kiu okulumas el la laboro de CO. Ni havas la okazon renkonti la fumantojn en la ĝardeno, kolizii kun aliaj oficistoj venantaj inversdirekte laŭ la sama mallarĝa ŝtuparo, frandi la trinkaĵojn kaj la kukojn dum la kafopaŭzoj, ĝui la neokupitecon de la necesejoj. Tuta eta mondo renkontiĝas en CO, kun ejoj plenŝtopitaj de libroj, invadantaj ankaŭ la dormoĉambrojn de la volontuloj; eta mondo, kie ĉiu havas apartajn kapablojn, sed ĉiuj havas komunan celon: la progresigon de la Asocio kaj de Esperanto entute.

La aŭtoro startas per kelkpaĝa konsidero pri naskiĝdatoj kaj naskiĝdokumentoj, kiuj tiom bridas la oficialajn eventojn de la vivo, kiel enskribiĝo al lernejo aŭ atingo de pasporto, dum plurloke en Afriko la uloj tute ne scias precize la tagon de sia naskiĝo. Kaj tio estas enkonduko al lia vojaĝo kaj unua renkontiĝo kun Roterdamo kaj la afabla akcepto fare de la CO-oficistaro, kiu lin hejmigas (kun pluraj malfacilaĵoj) en la konstruaĵo. La trietaĝa domo ŝajnas kvazaŭ labirinto; por atingi la diversajn ejojn oni povas elekti unu aŭ alian ŝtuparon, unu aŭ alian vojon. Kaj precipe oni devas sporti supren-suben: la TEJO-volontuloj plej bone troviĝas en tia situacio. Firmiĝas en nia menso la nomoj de la trapasataj ĉambroj, laŭ la grandmeritaj donacintoj: Epstein, Saft, Lech Walter kaj aliaj. La decido doni nomon al la ĉambroj estis siatempe de Lapenna; kaj ĝi estis brila ideo, kiu havigis monon al la asocio kaj plifirmigis la ideon, ke CO estas ja propraĵo, eĉ fizika, de la esperantistoj. Kaj firmiĝas en nia menso ankaŭ la nomoj de la oficistoj: Simo, Marvin, Roy, Pasquale, Osmo.

Gbeglo kondukas nin tra la diversaj ejoj kaj koridoroj, sed li mem ne estas tre sperta: kelkfoje li kondukas nin al certa ĉambro, kie ni renkontiĝu kun iu specifa oficisto kaj lia laboro, sed meze de la itinero li vizitas ion alian, kaj parolas pri io alia. Temas vere pri vizito al la konstruaĵo kvazaŭ farus ĝin nesistema vizitanto, altirata jen kaj jen de unu fende malfermita pordo, de ŝimodoro venanta el alia aperturo, de rapida okulumo al surplanka librostako. Interesa estas ankaŭ la komparo inter la kutima antaŭ-zagreba situacio kaj la tute nova, post la demisioj de pluraj oficistoj: kelkaj ne plu oficas, tamen ankoraŭ helpas, aliaj venas nur por saluti la eksajn kolegojn. Etaj aventuroj estas ĉiutagaĵoj en medio kie pluraj personoj alternas ĉe la diversaj laboroj, restas dum nelonga periodo kaj ne tuj sukcesas lerni la uzon de, ekzemple, alarmosistemo, kiu startas senbezone kaj kiun neniu plu kapablas silentigi. Ankaŭ en la kono de la instalaĵoj estas hierarkio: la ĝenerala direktoro scias kiel manipuli, la ĵus alveninta volontulo stumblas en kelkaj misoj.

Amuza legaĵo; kaj la amuzon pliigas la stilo de Gbeglo Koffi: frazoj kutime tre mallongaj, kelkfoje tute esencaj, senornamaj, rekte al la celoj; alifoje priskribaj pri lokoj, mebloj sed ofte sensacoj, nepalpeblaj impresoj, retropensoj. Afrikano Gbeglo rakontas kontemple pri siaj impresoj, do la Centran Oficejon ni vidas tra lia lenso. Tute alispecan bildon, rapidan, esencan, preskaŭ urĝantan, prezentas en la lastaj kvar paĝoj Trevor Steele, nova funkcianta ĝenerala direktoro: evidentiĝas, ke la laboro estas ja rutina, sed ke la rutineco konsistas en tio, ke la laboro daŭre ŝanĝiĝas kaj ĉiumomente estas interrompita.

Forsarko de la kelkaj eraroj estus meritplena ago, cele al senmakula dua eldono.

Carlo MINNAJA
Gbeglo Koffi: La Centra Oficejo de UEA en vortoj. Eld. UEA, Rotterdam, 2002. 46 paĝoj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Eĉ se vi ne estas aviadisto ...

La 20an de decembro 1995 usona aviadilo koliziis kun monto en Kolombio. Unu ĉenero de la ĉeno de cirkonstancoj, kiuj kaŭzis la kraŝon, estis la nekapablo de la surtera flugregisto konversacii angle. Mortis samklasano de la filino de la usona inĝeniero Kent Jones, kiu skribis la enkondukon de tiu ĉi libro, Aviada Terminaro.

La verko konsistas el 1) 1000 esperantaj terminoj klarigitaj en PIV-a stilo, 2) 23 ilustraj platoj, 3) aeronaŭtika vortaro angla-esperanta kun 4000 esprimoj en 13 laŭtemaj ĉapitroj, 4) baza aviada frazeologio kaj 5) listo de mallongigoj.

Detale:

1) Tiu parto enhavas multe da vortoj el Plena Vortaro kaj Meteologia Terminaro kaj aliaj, sed ankaŭ tute por mi novajn kiel „blinki” = intermite lumi. Aperas ankaŭ la angla vorto.

2) La bildoj tie ĉi estas tre klaraj, oni tuj komprenas la signifojn de la terminoj. Kvar platoj klarigas meteologiajn esprimojn.

3) La vortaro angla-esperanta konsistas el 13 ĉapitroj. Tio estas malavantaĝo, ĉar en la plej malfavora kazo oni serĉas iun vorton en ĉiu el la 13 ĉapitroj! Kiu tuj divenas, ke ekzemple la vorto space = spaco troviĝas en la ĉapitro „The plane – La avio”?

4) En la baza aviada frazeologio uziĝas ne ĉiam la zamenhofa lingvo. Ekzemple, la afikso „mal-” ne aperas. „Maldekstre” fariĝas „live”, por eviti konfuziĝon inter „dekstre” kaj „maldekstre”, kiuj povus soni simile. La silabado de „ses” estas „tri plus tri” por havi aŭdan distancon al „sep”.

5) Kvinpaĝa listo je la fino de la libro enhavas pli ol 200 siglojn kaj mallongigojn kaj la esperantajn tradukojn, ekzemple G = verda, de angla green.

Mi ege rekomendas tiun ĉi ekstere belan kaj enhave riĉan terminaron ankaŭ al ne-pilotoj!

Walter KLAG
Gilbert R. Ledon: Aviada Terminaro. Eldono de G. R. Ledon ĉe Fonto, Brazilo 2002. 287 paĝoj gluitaj. ISBN ne indikita.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Priskribo tre bone farita

Ĝis nun en Esperanto haveblis malmulto pri budhismo, kaj eble nenio verkita de budhisto, sentendenca, kaj ne propagandanta specifan skolon. Yamaguti entreprenis forigi tiun mankon, kaj la rezulto estas tre havinda, por personoj, kiuj deziras informojn objektivajn pri la kredaro de tiu religio.

Ĉerpante el aro da historiaj religiaj dokumentoj (sutroj), li provas prezenti al ni la esencajn instruojn de budhismo, kaj ankaŭ konigi al ni la ĉefajn ellaboraĵojn, kiujn ili spertis en la manoj de la ĉefaj skoloj. Yamaguti ne estas naiva kredanto. Li, prezentinte al ni doktrinon aŭ legendon, plejofte indikas al ni la spiritan (metaforan) signifon de „faktoj”, kiujn estas tre malfacile akcepti kiel historiaĵojn. Tiel, li pli-malpli senmitigas la budhanan tradicion pri la fondinto, Ŝakja-munio, kaj plurajn kredaĵojn, kiuj ŝajnas kontraŭi la prainstruojn de Ŝakja-munio.

Yamaguti atentigas, ke komence, ĉar la novaj adeptoj de Ŝakja-munio estis hinduoj, ili ofte ne plene komprenis tion, kion li (malakceptinte la instruojn de hinduismo) strebis esprimi al ili. Tial ĉe la vulgara nivelo, enbudhismiĝis la hindua kredo pri reenkarniĝo, enkonduko de ia speco de atmano (individueco daŭra de persono, tio, kion ni nomas „senmorta animo, aŭ individua spirito”), emo identigi personan atmanon kun ia transcenda budho, trofacila transformo de la koncepto de nirvano en koncepton pri ia postmorta ĉielo, preĝado al la Budho, kc.

Yamaguti emfazas, ke la fundamenta doktrino de Ŝakja-munio estis la malpermanenteco de ĉio, la malstabileco de ĉio, la fluanta, ŝanĝiĝanta karaktero de ĉio. Pro tio, ne povas ia „atmano”, ĉu persona, ĉu transcenda, havi spertojn, ĉar la koncepto mem de la atmano kontraŭas la fundamentan veron, ke nenio estas senŝanĝa, alfidenda.

La celo de la budhaj instruoj ne estis liberigi nin el malbona mondo, sed liberigi nin el niaj iluzioj. Kio okazas postmorte? Ŝakja-munio, saĝe, ne diskutis tion, nek instruis pri ĝi, ĉar tia diskuto forlogus nian atenton, kaj forgesigus al ni nian veran bezonon, t.e. liberiĝi el niaj katenoj ligantaj nin al materialismo, teoriumado, senbaza kredo al ia esotera vero.

Plurloke Yamaguti mencias paralelajn konceptojn en la instruado de Jesuo, en la Biblio. Li trafe indikas plurajn trafajn konceptojn komunajn al Jesuo kaj al Ŝakja-munio; samtempe li atentigas, ke dum kristanoj adoras Jesu-Kriston, la fundamenta instruo de Ŝakja-munio estis adori neniun, ankaŭ ne lin mem.

Estus facile riproĉi ĉi tiun libron, pro tio, ke ĝi ne diskutas ion aŭ alion, aŭ tro rapide preteriras diversajn dubaĵojn. Kiom oni povas fari en 112 paĝoj?

Nepre adeptoj de la multaj budhanaj skoloj insistos, ke Yamaguti „misprezentas” iujn esencajn budhajn instruojn aŭ verojn aŭ spertojn. Tio signifas nur, ke ili pretendas scii la solan veron, kaj ke ĉiu alia instruo estas nepre falsa. Sed, kvankam sendube Yamaguti havas proprajn preferojn pri la centreco de iuj instruoj, aŭ pri la valido de aliaj instruoj, li sukcesas plejparte, klere, klare, kaj senpartie priskribi temon, kiun miskonas aŭ malkonas la plej multaj okcidentanoj.

Donald BROADRIBB
Yamaguti Sin'iti: Enkonduko en Budhismon. Eld. Japana Budhana Ligo Esperantista, Nagoya, 2002. 112 paĝoj, glue binditaj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Komuna vizo

Ministroj pri turismaj aferoj de kvin landoj en okcidenta Afriko lanĉis en Cotonou [kotonú] (Benino) komunan turisman vizon. Tiu unika vizo ebligas al eksterlandanoj restadi en la komuna spaco, konsistanta al Benino, Burkino, Ebur-Bordo, Niĝero kaj Togolo. Ties teritorio ampleksas pli ol 2 milionojn da km2, de la bordo de Atlantika Oceano ĝis la dezerto Saharo, inkluzive de la tropika arbaro, belegaj riveregoj, montetoj, ktp. En la menciitaj landoj loĝas kvin popoloj kaj tricent etnoj kun variaj moroj kaj kutimoj.

Celo de la komuna vizo estas stimuli la internacian turismon en tiu regiono per la faciligo de la aliro de turistoj al la menciitaj landoj, kiuj formas interkonsentan komunumon (socia kaj ekonomia interŝtata organizaĵo).

La komuna vizo validas 60 tagojn kaj estas disponigata al eksterlandaj turistoj, dezirantaj viziti almenaŭ du landojn en la komuna spaco. Ĝi estas ricevata en konsulejoj aŭ ambasadoj de ĉiu el la menciitaj landoj je 72 horoj kaj kostas 38,11 eŭrojn.

Christian FABOSSOU

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Aude

La departemento Aude etendiĝas inter Mediteraneo kaj Pireneoj en sud-okcidenta Francio. Ofte oni nomas ĝin ankaŭ „la malgranda Francio”, ĉar ĝi proponas grandegan varion de pejzaĝoj.

Alia kromnomo de tiu departemento estas Katara Lando. Tio memorigas pri la personoj, kiuj vivis tie dum la mezepoko kaj kiuj estis forpelitaj kaj masakritaj, nur pro tio ke ili havis alian religion. Nun ili estas simbolo de toleremo kaj malfermiteco.

Aude posedas tian riĉecon de naturbelaĵoj kaj vidindaĵoj, ke ĝi povas kontentigi la plej postulemajn vizitantojn!

En ĝia spektakla naturmedio oni malkovros ne nur kastelojn, sed ankaŭ la mezepokan urbon Carcassona [karkasuno] (france Carcassonne), abatejojn kaj klostrojn romanikajn, antaŭhistoriajn grotojn aŭ rozajn flamengojn, kiuj vivas en la lagunoj de la marbordo. Eblas ankaŭ promenadi sub la ombroj de centjaraj arboj laŭlonge de Canal del Mièjorn [kanál del mjeĉúr] (Suda kanalo) aŭ okupiĝi pri sporto en la montaro kaj ĉe la marbordo.

Oni ne rezignu la frandemajn plaĉojn kaj nepre gustumu la famajn vinojn kaj ĝuu la gastronomion de Aude. Vere ĉi tie eblas travivi feriojn eksterordinarajn!

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Canal del Mièjorn

La konstruado de tiu verko en la 17a jarcento, kiu longas pli ol 240 km, daŭris 14 jarojn. Canal del Mièjorn posedas pli ol 350 kluzojn, pontojn, akveduktojn, inter kiuj kelkaj ne estis ŝanĝitaj ekde sia ekesto. Tial oni aldonis tiun veran ensemblon en la Monda Kulturheredaĵo de Unesko en 1996.

La kanalo nun estas la plej bona rimedo por malkovri Aude, ĝian varion kaj riĉecon laŭlonge de tricentjaraj arboj. La navigado estas mirinde facila – de la flavaj ebenaĵoj de la Lauragués-regiono ĝis la mediteranea marbordo. Tiel oni fuĝos la streĉon kaj la trafikŝtopiĝojn! Veturante perŝipe oni vidos vilaĝojn, monumentojn, vinkelojn kaj restoraciojn.

Sportado

En Aude ĉiusezone eblas praktiki preferatajn aktivaĵojn. Fiŝkaptado en la maro, velado aŭ neniofarado sur la strandoj, golfo en Carcassona, boatado en rapide fluantaj akvoj, vizito al banejoj, ekskursoj piede, rajde, montbicikle en la departemento ... Ĉio eblas!

La vojoj, speciale estigitaj por la ekskursantoj, kiel la fama „katara pado” aŭ la transéquestre (longa rajdovojo) kondukas al la pintlokoj de la tumulta historio de Aude. Oni povas sekvi siajn dezirojn, superi siajn atendojn, bonfarti, malkovrante vere grandiozajn pejzaĝojn!

Kasteloj kaj abatejoj

Quéribus, Lastours, Peyrepertuse, Termes, Villerouge ... De Corbièras [kurbjeros] (Corbières) ĝis Pays d'Olmes impresas mezepokaj fortresoj, akompanas la promenantojn sur la spuroj de malaperinta religio. Danke al aranĝo de ekspozicioj pri diversaj temoj en la kasteloj, tiu vizito vere estas invito por travivi la lokan historion.

En la mezepoko la landetoj de Aude havis ne malpli ol dudekon da monaĥejoj kaj priorejoj. Hodiaŭ vizitindas deko da cisterciaj kaj benediktaj abatejoj, kiujn la historio postlasis. Sub la monaĥejaj volboj rimarkeblas la epokoj, de Fontfroide al St. Papoul, de Lagrasse al St. Hilaire aŭ Caunes-Minervois ... La vizito al abatejoj estas neforgesebla vojaĝo en la spaco kaj tempo.

La mediteranea marbordo

La marbordo de Aude ĝuas 50 km da fajnsablaj plaĝoj kun familiaj kaj tradiciaj banejoj, naturismaj vilaĝoj, en kiuj ĉiaj aktivaĵoj estas proponataj al turistoj. Ĉio kuŝas je mallonga distanco for de majestaj landinternaj pejzaĝoj, de lagunoj, de naturrezervejo kaj rifuĝejo por multaj animalaj specioj.

Sed oni povas sin dediĉi ankaŭ al navigado sur la multnombraj lagetoj ombrecaj ĉe la piedoj de la Nigra Montaro aŭ en Pireneoj.

Urboj kaj vilaĝoj

Kvazaŭ mozaiko de urboj kaj vilaĝoj, Aude similas al riĉa puzlo, kie ĉiu peco kunportas apartan lumon. Unuarangas Carcassona kaj Narbona [narbuno] (france Narbonne), sed estas ankaŭ multege da aŭtentikaj vilaĝetoj, kiuj ĉiuj siamaniere atestas pri la vario de Aude: rondformaj, florumitaj, klasigitaj historiaj vilaĝoj, ktp.

En Carcassona estas plej granda mezepoka fortreso de Eŭropo, kiu estis proklamita kiel ero de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Ĝi havas remparojn 3 km longajn, 52 turojn, grafkastelon, internan fortikaĵon, bazilikon, arkitekturan juvelon en gotika kaj romanika stiloj.

Narbona estas iama ĉefurbo de romia provinco, pordo al la Mediteraneo, kiu proponas al la vizitantoj elstaran arkitekturon de la ĉefepiskopa palaco.

Limós [limús] (france Limoux) estas pli malgranda urbo, situanta je 20 km for de Carcassona, kiu aparte famas pro ĝia karnavalo, kiu datiĝas de la mezepoko kaj kiu ĉiujare daŭras tri monatojn.

Gastronomio kaj vinoj

La pasio al bonaj vinoj iĝis kvazaŭ rito, kvazaŭ tradicio. Blankaj, rozaj aŭ ruĝaj vinoj ... la famo de la vinoj de Aude jam delonge transpasis la regionajn limojn: Corbières, Fitou, Minervois, Blanquette de Limoux (plej malnova ŝaŭmvino de la mondo), Clape-Quatourze, Cabardès, Malepère ...

De lokaj vinoj por inicitoj ĝis la plej altkvalitaj vinoj, la tuta vinpaletro prezentiĝas en la vitejoj sub la atlantikaj kaj mediteraneaj influoj.

Fama pro siaj kasteloj kaj pejzaĝoj, la departemento Aude ĉiam pli elstaras kiel grava gastronomia regiono. Pro ĝia geografia situo la loka kuirarto estas miksaĵo de tradicioj de sud-okcidenta Francio kaj de Mediteraneo. Plej konataj estas la manĝaĵoj fumaĵita fiŝaĵo, ostroj, olivoj en Minervois kaj ĉe la marbordo, grashepataĵo, anasoj aŭ anseroj konservitaj en graso en Lauragués, peklaĵoj en la Nigra Montaro, fromaĝoj el Pireneoj kaj Corbièras kaj la famaj fazeoloj kun graskonservitaj anasoj, anseroj aŭ kolbasoj el Castèlnòu-d'Arri (Castelnaudary) kaj Carcassona.

Marc GASSION

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ne plu krios la koko

Mirigas min, kiom ofte en mia vivo mi renkontas homojn, kiuj malestimas sian propran lingvon. Plej ofte temas pri tiuj, kiuj loĝis aŭ laboris en Usono aŭ Anglio, kaj decidis, ke la angla (precipe la usonangla) pli utilas. Kelkaj eĉ tute ĉesis uzi la denaskan lingvon kaj laŭŝajne ne kapablas kompreni tiujn, kiuj ŝatas kaj preferas esprimi sin per ĝi.

Kvankam mi ekde longe uzas diversajn lingvojn, inkluzive de Esperanto, la lingvo, kiu elvokas la plej profundajn sentojn, estas mia prapatra idiomo, nome la antikvega kaj malmulte disvastigita gaela. Eĉ en foraj landoj, kiam mi aŭdas, legas aŭ parolas ĝin, mi sentas, kvazaŭ mi troviĝus refoje inter la insuloj, montoj, arbaroj kaj lagoj de miaj prapatroj. Mi tute respektas kaj ŝatas aliajn lingvojn ĉar, kiel iam diris al mi itala ŝipestro, tutte le lingue sono belle (ĉiuj lingvoj estas belaj). Tamen, por mi la gaela estas pli ol nura idiomo. Ĝi estas parto de mia animo. Sendube multaj homoj, parolante malsamajn lingvojn, simile sentas: eble pro tio ili pretas batali por defendi siajn lingvajn rajtojn.

Malgraŭ longa persekutado kaj oficiala malpermeso, la gaela travivas en du samdevenaj sed iom malsamaj formoj: la irlandgaela kaj la skotgaela. Alia varianto, la manksa, efektive formortis krom kiel ceremonia lingvo.

Hejma komunikilo

Mi loĝas nuntempe en Irlando, kie la gaela estas laŭkonstitucie la unua oficiala lingvo, kvankam la angla estas la plej uzata. Kiam mi loĝis en norda Skotlando, mi parolis kaj uzis en mia laboro la skotgaelan, mian heredan lingvon kaj nian ĉiutagan hejman komunikilon. Nur ĝin (kaj kelkfoje Esperanton) mi parolas kun mia edzino kaj filoj. De preskaŭ 50 jaroj mi verkas en la gaela, publikigante eseojn, novelojn, poemojn, tradukojn kaj aliajn skribaĵojn: mi eĉ sukcesis gajni per ĝi iomete da mono. En pli influhavaj lingvoj mi malofte verkis kaj neniam sentis la neceson havi pli vastan legantaron.

Dum tiu ĉi longa periodo, mi ofte kontribuis al la plej grava gaellingva literatura revuo, nome Gairm (kokokrio, alvoko), eldonita en Glasgovo, Skotlando. Aperis en 1952 la unua numero de tiu ĉi revuo, sur kies kovrilo estis presita kiel simbolo krianta koko. Ĝi estis fondita de Ruaraidh MacThòmais [ruari maĥc homiŝ] (angligite Derick Thomson), profesoro ĉe la glasgova universitato kaj elstara poeto, kaj Fionnlagh Dómhnallach [fjaunlagh doŭnalaĥ], konata bardo. Post la unuaj jaroj eksiĝis el la redakcio Fionnlagh, kaj restis Ruaraidh kiel ununura redaktoro.

Denaska lingvo

Ekde tiam, kaj de tempo al tempo, kontribuis al Gairm ĉiu grava aŭtoro kaj poeto verkanta en la skotgaela (kaj malpli ofte en la irlandgaela). Plurfoje aperis sur ĝiaj paĝoj verkoj originalaj aŭ tradukitaj de verkistoj, kies denaska lingvo ne estas la gaela. MacThòmais instigis multajn junajn kaj novajn skribantojn verki en la gaela pri temoj, kiuj ĝis tiam estis komune presitaj nur en nacilingvoj kun granda parolantaro.

En Skotlando kaj Irlando ne abundas literaturaj revuoj. En Irlando estas eldonata la gaellingva revuo Comhar (kunlaboro), kaj dum longa tempo la plej legata literatura periodaĵo presita en Skotlando estis la anglalingva Blackwood's Magazine, kies malnovmoda kovrilo, malalloga tiparo kaj konservativa enhavo donis la impreson, ke ĝia legantaro konsistis el emeritaj armeoficiroj kaj eksfunkciuloj de la Brita Imperio. Cetere, kvankam eldonita en Edinburgo, ĝia etoso ne estis skota. Sendube, Gairm estis la plej altkvalita el tiuj revuoj, kvankam redaktita en lingvo de minoritato.

Prestiĝaj eldonoj

Temoj traktitaj en Gairm inkluzivas novelojn, sciencon (biologion, fizikon, astronomion) kaj sciencfikcion, teknikon (komputadon), historion, etnografion, legendojn, antropologion, tradicion, religion, filozofion, politikon, vojaĝadon, muzikon, poezion, lingvojn (inkluzive de artikoloj pri Esperanto kaj tradukoj de esperanta poezio), geografion – finfine artikolojn, kiajn oni kutimas trovi en MONATO kaj en prestiĝaj nacilingvaj eldonaĵoj.

La eldonejo Gairm plie eldonis serion da libroj (distraĵaj kaj edukaj) kaj por plenkreskuloj kaj por infanoj. Ĝi publikigis vortarojn kaj lernolibrojn. Samtempe aliaj komercaj kaj universitataj eldonejoj publikigis librojn (prozajn kaj poeziajn) verkitajn de profesoro MacThòmais kaj de aliaj kontribuantoj al Gairm. Sen troigo oni povas aserti, ke MacThòmais, kune kun Gairm, estis la plej granda influo por pli ĝenerala uzo de la skotgaela kaj transformis ĝin en modernan lingvon kapablan esprimi ion ajn – eĉ la plej teknikajn kaj sciencajn temojn.

Lasta ĉapitro

Antaŭ kelkaj monatoj mi trovis en Dublino libron eldonitan en Britio en 1902. Temis pri historio de la skotgaela literaturo. La aŭtoro asertis, ke la komenco de la 20a jarcento signis la lastan ĉapitron de la gaela literatura historio kaj ke estonte ne plu aperos libroj en tiu lingvo. Sed tiu ĉi „profetaĵo” estis tre erara. Fakte, la 20a jarcento iĝis la „ora epoko” de eldonado en la gaela. Publikiĝis en tiu ĉi periodo (1902-2000) pli da libroj ol ekde la apero en la 16a jarcento de la unua presita skotgaela libro. En la jaroj post la dua mondmilito, neniu unuopulo pli aktive rolis en la vigligo de la gaela literatura produktado ol MacThòmais.

La gloro de la gaela lingvo ĉiam estis, kaj restas, ĝia poezio. En 1999, la edinburga eldonejo Polygon aperigis 825-paĝan antologion de elektitaj gaelaj poemoj verkitaj en la tuta 20a jarcento. La enhavo (351 poemoj de 100 poetoj) traktas ĉiajn temojn kaj aludas preskaŭ ĉiun gravan eventon okazintan dum la jarcento. Krom la plej elstaraj gaelaj poetoj, kiel Somhairle MacGill-Eain (kiu mallonge antaŭ sia morto estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo) kaj MacThòmais mem, estas inkluzivita en la antologio la verkaro de poetoj el norda kaj suda Skotlando, Kenjo, Sud-Ameriko, Irlando kaj Nord-Irlando, Anglio kaj aliaj. La vorttrezoro uzata en la poezio estas vastega. Pro ĝia grandeco, internacieco kaj centjara amplekso, ĝi tre similas al la jubilea Esperanta Antologio redaktita de William Auld, kiu aperis en 1984.

Redaktora seĝo

Bedaŭrinde nenio daŭras en nia mondo kaj Gairm ne povas esti escepto. Kun la dua ĉi-jara numero de Gairm venis slipo kun anonco, ke la venonta numero estos la lasta. Neniu leganto rajtas riproĉi iun, kiu okupis redaktoran seĝon dum pli ol duonjarcento, kaj la tuta gaelparolanta komunumo ŝuldas multon al MacThòmais, la ĉefa kreanto, inspiranto kaj patrono de la moderna skotgaela.

Kompreneble estis aliaj verkistoj, poetoj kaj edukistoj, kiuj helpis kulturi, modernigi kaj konservi la skribitan gaelan lingvon. Ekzemple, komence de la 20a jarcento estiĝis kreskanta nombro da novaj gaelaj eldonejoj. La unua „moderna” skotgaela romano, Dùn Áluinn (Kastelo Aluinn), estis eldonita en Glasgovo en 1912. Baldaŭ sekvis aliaj fikciaj kaj nefikciaj eldonoj, ĝis fondiĝo de la plej grava produktanto de gaelaj libroj nome eldonejo Gairm, kiu aĉetis la tutan restantan stokon de Alasdair MacLabhruinn kaj Filoj, la tiama plej fekunda gaela presejo/eldonejo en Glasgovo.

Hodiaŭ diversaj anglalingvaj eldonejoj en Skotlando kaj Anglio publikigas librojn en la skotgaela. Kelkfoje, la sama infanlibro aperas samtempe en diversaj keltaj versioj: irlandaj-skotgaelaj, kimraj-gaelaj, ktp, vendataj en la landoj, kie la lingvoj estas parolataj. Finfine la ekzemplo de MacThòmais montras, kiom unu persono povas influi siajn lingvon, kulturon kaj nacion.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Jubileo hontinda

Alproksimiĝas la 22a de marto 2003. Tiam, antaŭ 70 jaroj, nazioj en Germanio malfermis la unuan koncentrejon en Dachau [daĥaŭ], modelon por multaj aliaj koncentrejoj. Jen skiza historio pri koncentrejoj, ne nur en nazia Germanio sed ankaŭ pli frue kaj poste.

Koncentrejoj ekzistas por teni kaj izoli politikajn aŭ aliajn supozatajn malamikojn de la ŝtato. Oni povus komenci ĉe egiptaj regnoj, kiuj subpremis kaj sklavigis venkitajn popolojn. Sed koncentrejojn en la nuna senco unue instalis hispanaj koloniistoj en 1895 sur la insulo Kubo: tie ili malliberigis 40 000 kamparanojn. Poste, dum la brita milito en Sud-Afriko inter 1899 kaj 1902, oni starigis koncentrejojn por militkaptitoj.

Malamikoj de la revolucio

Post 1918 Sovetio instalis koncentrejojn por internigi kontraŭulojn de la tiama reĝimo, interalie ekleziulojn kaj kulakojn (mez- kaj grand-kamparanojn). Feliks Dĵerĵinskij evoluigis la koncentrejojn kiel instrumentojn de la „ruĝaj” kontraŭ la „blankaj”, la „malamikoj de la revolucio”. Tie, plenrajtigitaj de la ŝtato, respondeculoj diktatore verdiktis kaj ekzekutis. Ankaŭ Lenin kaj Stalin uzis koncentrejojn situantajn en foraj, malfacile alireblaj regionoj de malvarmega Siberio. Eĉ post la morto de Stalin en 1953 pluekzistis kelkaj koncentrejoj.

Plej konataj estas la koncentrejoj en Nazi-Germanio inter 1933 kaj 1945. Akirinte ŝtatan potencon, Hitler komencis ĉasi kaj malliberigi kontraŭulojn, ĉefe komunistojn, socialistojn, socialdemokratojn, pacifistojn, ktp. La unua koncentrejo malfermiĝis la 22an de marto 1933 proksime al la urbeto Dachau norde de Munkeno. Sekvis Sachsenhausen [záksenhaŭzen] 1936, Buchenwald [búĥenvalt] 1938, Mauthausen [máŭthaŭzen] 1939, la porvirina Ravensbrück [ráfenzbrik] 1940 kaj Bergen-Belsen [bergen-belzen] 1943.

Getoj

Sekvis getoj en ĉiuj grandaj urboj por „kolekti” eŭropajn judojn, komence tuj post la invado de Pollando kaj aliaj orient-eŭropaj landoj, poste ankaŭ en Germanio mem. Konataj estas la getoj de Varsovio, Łódż [ŭuĝ], Krakovo, Lublin kaj la koncentrejo, nomata geto, en Theresienstadt [terézienŝtat], la ĉeĥa Terezin.

Post aŭtuno 1941 kaj la konferenco ĉe Wannsee (lago apud Berlino), kie en januaro 1942 la naziaj gvidantoj decidis pri la „fina solvo” de la „juda problemo”, oni konstruis kromajn ekstermejojn por la judoj: Chelmno [ĥelmno], Belžec [belĵec], Sobibor, Treblinka, Auschwitz [aŭŝvic] kaj Majdanek. Tiuj lastaj estis kvazaŭ murdo-fabrikoj: tie oni celis mortigi aŭ rekte per cianida acido en t.n. gas-ĉambroj aŭ nerekte per fizika ŝvitlaboro en apudaj uzinoj, kie la homoj estis ekspluatataj kiel modernaj sklavoj sub apenaŭ imageblaj kondiĉoj.

Ratoj

Ne finiĝis la historio post la dua mondomilito. Konata estas la puĉo de generalo kaj diktatoro Pinochet [pinoŝé] en Ĉilio en septembro 1973. Oni scias, ke homoj estis arestitaj kaj mortigitaj en stadiono en Santiago; krome oni raportis eĉ pri koncentrejaj ŝipoj, en kies holdojn oni ĵetis malliberigitojn kaj poste ratojn, kiuj manĝis la homojn vivantaj.

Josef Maria IPFELKOFER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Tranĉeo al la pasinteco

Troviĝis apud la urbocentro de la litova ĉefurbo Vilnius homaj ostoj. Laboristoj fosantaj komunikilan tranĉeon malkovris la ostojn kaj vokis arkeologojn. Esplorinte la tranĉeon, ili anoncis, ke temas pri ostoj de soldatoj el la armeo de la franca imperiestro Napoleono.

En la tranĉeo kuŝis la restaĵoj de preskaŭ 2000 soldatoj. La ostoj estis portitaj al la medicina fako de la universitato de Vilnius, kie sciencistoj multon lernis ne nur pri la sorto de la armeo sed ankaŭ pri homoj kaj malsanoj komence de la 19a jarcento.

En 1812 soldatoj revenantaj el Rusio morton trafis en Vilnius pro malsato, frosto aŭ tiam reganta tifo. Laŭdire la rusa caro ordonis, ke oni bruligu la kadavrojn, tamen pro odoraĉo oni finfine ilin enterigis. La soldatoj aĝis ĝenerale inter 20 kaj 30 jaroj, tamen estis ankaŭ 15- kaj eĉ kelkaj 50-jaruloj. Ne troviĝis personaj posedaĵoj: oni konkludas, ke loĝantoj de Vilnius priŝtelis la kadavrojn de la fremduloj.

Internacia heredaĵo

Post esploro la ostoj estos reentombigitaj en Litovio: la franca registaro anoncis, ke ĝi ne intencas irigi la restaĵojn en Francion. Efektive ĝis 80 % de la armeanoj de Napoleono estis nefrancoj, kaj la trovaĵoj en Vilnius reprezentas internacian, ne aparte francan, heredaĵon. Tamen la franca registaro starigos en Litovio monumenton por omaĝi ne nur al pereintaj francoj sed ankaŭ al tiuj de aliaj nacioj de Eŭropo. Hodiaŭ tio havus simbolan sencon, ĉar popoloj iam interbatalantaj nun kreas unuecan Eŭropon.

Kaj usonaj kaj britaj televidaj kompanioj faris filmojn pri la malkovroj. Hazarde, dum filmado oni trovis en amastombejo tri francajn orajn monerojn el la 18a jarcento. Daŭras la esploroj.

Laimius STRAžNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Yamasaki Seikô

(redaktoro de la rubriko „Lingvo”, Tokio, Japanio)

Mi estas 72-jara pensiulo, loĝanta en Tokio. Mi esperantistiĝis en 1945 – en la jaro de la kapitulaco de Japanio, kiu liberigis tiun landon de faŝismo. Mi fariĝis redaktoro de la rubriko „Lingvo”, laŭ mia memoro, en 1995, heredinte la postenon de Girvan McKay el Irlando. Krome mi estas sekretario-kasisto de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio). De post 1992 mi estas ano de la Akademio de Esperanto.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Bukedo de popolarto

„Por prezenti plaĉan florbukedon, oni kunigas plej diversajn florojn kun plej variaj koloroj en harmonian tuton.” Per tiuj vortoj la ĉeforganizanto Bruno Peeters [peters] prezentis la bazan ideon de la festoj Europeade kiuj okazis de la 24a ĝis la 28a de julio 2002 en Antverpeno la 39an fojon. 6000 personoj el 40 diversaj regionoj de Eŭropo prezentis al la spektantoj tradiciajn popolartaĵojn de siaj landoj. Ili prezentis precipe dancojn kaj kantojn en bunta vario de popolkostumoj sur stratoj kaj placoj, en koncertejo kaj en piedpilk-stadiono de la gastiganta urbo. Per tiu manifestacio oni certe altiris kvaronmilionon da homoj. Samtempe estis diskonigata la baza ideo de la movado por unuigita Eŭropo: „Unueco en diverseco”.

Kiam post la dua mondmilito en Eŭropo politikistoj iom post iom atingis la fondon de Eŭropa Unio (EU), la prioritata atento estis direktita al la ekonomiaj avantaĝoj de la internacia kunlaboro kaj unuiĝo. Apud la agadoj de politikistoj estiĝis eŭropa movado, kiu emfazis la homan faktoron. Oni nun konscias, ke la kultura diverseco de Eŭropo estas riĉaĵo nepre konservenda. Kaj popolarto estas esprimilo de la ordinara civitano.

Tiel oni venis al la ideo organizi eŭropajn festojn de popolarto Europeade. La unua okazis en Antverpeno en 1964. En tiu urbo tiam ekfunkciis ties laborgrupo kaj oficejo. Nun la laborgrupo konsistas el reprezentantoj de iuj membro-ŝtatoj kaj kandidato-ŝtatoj de EU. Intertempe Antverpeno jam gastigis ok tiuspecajn festojn. Nun Europeade principe okazas ĉiujare en alia urbo. Aliaj ĝiaj gastigantaj urboj ĝis nun estis en Aŭstrio, Belgio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Portugalio, Svislando.

Ĉi-jare partoprenis 219 diversaj grupoj el la tuta Eŭropo, kiuj prezentis sin al la publiko en 18 programeroj. La partoprenantoj volonte promenis tra la stratoj por montri siajn belajn popolkostumojn. Popoldancaj prezentadoj okazis sur iuj homplenaj placoj en la malnova centro de la gastiganta urbo. En balo eĉ la publiko povis partopreni. En koncertsalono okazis koncerto de eŭropaj ĥoroj kaj muzikgrupoj.

En la ferma manifestacio la publiko povis spekti dum tri horoj neforgeseblan spektaklon de la 219 grupoj, kun surpriza vario de muzikensembloj sur kvin podioj. Festprelego okazis en la nederlanda, franca, angla, germana, itala kaj hispana lingvoj. La anoncoj estis faritaj en la lingvo de la koncerna lando. Eĉ pupoj de gigantoj el Antverpeno kunspektis. Kolekto da naciaj kaj regionaj flagoj montris la diversecon en la unuiĝanta Eŭropo. Ege impresis la juneco kaj entuziasmo de la partoprenantoj, precipe el orienta kaj sud-orienta Eŭropo. Ties vervo signalis, ke la plivastigo de EU al tiu parto de nia kontinento alportos novan dinamikecon al la popolarto.

La organizantoj opinias, ke okazigo de tiuspecaj festoj influas ne nur la publikon. Ili pensas, ke precipe inter la partoprenantoj kreskas reciproka admiro kaj respekto surbaze de egaleco. Tiel, opinias Bruno Peeters, ili iĝos ambasadoroj de vera amikeco en nia kontinento. Je mia surprizo Peeters ankaŭ rakontis, ke iuj partoprenantoj mem pagas siajn vojaĝ- kaj restad-kostojn – nur por montri siajn talentojn kaj renkonti novajn amikojn aŭ retrovi malnovajn. Ĉu ankaŭ vin tio pensigas pri Universala Kongreso de Esperanto? Oni ja nur ne uzas komunan lingvon.

Aperis belega bildlibro kun la plej trafaj fotoj pri la okazintaj festoj. En ĝi oni trovas interesajn informojn, sed pli ol duono de ties 160 paĝoj estas kolorfotoj. Ĝi estas havebla kontraŭ 25 eŭroj en la sekretariejo de Internationaal Europeadecomité, Baron Dhanislaan 20 b 4, B-2000 Antwerpen, Belgio (www.europeade.be, retpoŝto: europeade@Antwerpen.be).

La venonta Europeade okazos en Nuoro (Sardinio) de la 23a ĝis la 27a de julio 2003.

Ivo DURWAEL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Eksporto nur al Okcidento

Du trionoj de la pola eksporto konsistas el varoj kaj servoj por Eŭropa Unio (EU). El ciferoj de GUS, la ĉefa pola statistika oficejo, videblas ke Pollando ne havas alian notindan vendomerkaton.

De multaj jaroj la komerca saldo de Pollando kun EU estas deficita. Dum la unua duono de la jaro 2002 Pollando importis je tri miliardoj da eŭroj pli ol ĝi eksportis. Tamen la pola eksporto kreskas pli rapide ol la importo. Eĉ pli gravas ke la importoj el EU estas, krom konsumvaroj, duonproduktoj kaj teĥnologioj ege necesaj por la disvolvo de la pola ekonomio. La periodo de inundo de la pola merkato per varoj de malalta kvalito estas jam pasinta.

Dum la lasta jardeko EU-landoj translokis parton de sia produktado al Pollando kaj tio plibonigis la pagbilancon. Plia plibonigo dependas de la investadoj flanke de EU en Pollando. En tiu kampo la situacio dum la lastaj monatoj de 2002 tre malpliboniĝis, ĉefe pro politikaj decidoj de la registaro de la ĉefministro Leszek Miller, kiuj ŝajnas bremsi la privatigadon en la pola ekonomio.

Ekspansio de EU al la pola merkato ne ĉiam ligiĝas kun konkurado kontraŭ la pola entreprenistaro. Iuj varoj, ekzemple vinoj kaj fruktoj, ne estas produktataj en Pollando kaj oni estas devigata ilin importi. Kontraŭe, timiga estas la falo de vendoj de aŭtomobiloj produktataj en Pollando, ĉar la falo de vendoj de aŭtomobiloj importitaj estas malpli alta.

Ĝis la fino de 2002 la deficito en la komerco kun EU devos malgrandiĝi, ĉefe danke al la kresko de eŭro kompare kun pola zloto. Ankaŭ plivigliĝo de la EU-ekonomio apogos la polan eksporton. Aliflanke, en la agrokultura merkato la situacio malpliboniĝos, ĉar Rusio, la tradicia importanto de greno, nun estas memsufiĉa.

La nunaj cirkonstancoj estas senprecedencaj, ĉar en Pollando en la jaro 2002 la inflacio estas malpli alta ol en EU, kaj estas ŝanco ke la prezoj de polaj produktoj kreskos malpli rapide ol de tiuj el okcident-eŭropaj landoj. Kun samtempa falo de zloto kontraŭ eŭro, tio signife plibonigus la polan konkurenckapablon.

Stanisław ŚMIGIELSKI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sur propra tereno propra preĝejo

La 42-jara litovo Pijus Stulginskis el la malgranda urbeto Vaiguva en la regiono de Kelme mirigis familianojn, najbarojn kaj ĉiujn loĝantojn, konstruante apud sia propra domo veran preĝejon. Malgraŭ tio ke li ne konsideras sian konstruaĵon preĝejo sed nur kapelo, tamen ĝi aspektas kiel ververa preĝejo, tia, kian posedas preskaŭ ĉiu urbeto de Litovio.

La ideo de propra sanktejo naskiĝis antaŭ ses jaroj. Pijus rakontas, ke ekde sia infanaĝo li estas fervora kredanto – ĉiudimanĉe li partoprenadis sanktan meson kaj longan tempon servadis por la pastro dum la meso. „Mi ĉiam admiris la belecon de kapeloj kaj hazarde eĉ mem ekpensis konstrui unu apud mia domo”, memoras la viro. Longe li ne findecidis, ĉar li ne povis kompreni, ĉu la revoj pri la propra kapelo estas seriozaj kaj realigeblaj. Nur post kiam li kelkfoje dum sonĝo aŭdis la voĉon de Sankta Maria, demandanta, kial li ne realigas tion, pri kio li kvazaŭ promesis, Pijus konkludis, ke ĉio estas pli serioza ol li antaŭe supozis. Li tuj ekagis – li forigis apuddoman ĝardenon, fruktarbojn kaj, eĉ nenion menciinte al sia edzino, komencis fosi.

Post unu jaro ĉi tie jam estis preta la kapelo. Pijus instaligis en ĝi malgrandan altaron kun statuo de Sankta Maria. Fojfoje venadis pastro, kunvenis najbaroj kaj ĉiuj preĝis. Dek personoj povis libere eniri la kapelon. Dum ĝia inaŭguro kunvenis eĉ cent interesitoj.

Kiam la ideo estis realigita, Pijus decidis, ke tio ne estas sufiĉa. Li detruis unu muron de la kapelo kaj komencis alkonstrulaborojn. La nova konstruaĵo jam estis multe pli granda kaj impona. Laŭ ĝenerala aspekto ĝi similas preĝejon. Ĝia areo estas 100 kvadrataj metroj. Preskaŭ ĉiujn laborojn Pijus faras mem, kelkfoje helpas najbaroj. Dum preskaŭ tri jaroj li jam faris ĉiujn plej gravajn laborojn, restis nur plibeligaj kaj ornamaj taskoj. Eksciinte pri la planoj de la viro el fora litova urbeto, pluraj personoj ekdeziris subteni la projekton: proponis senkoste konstrui pordegon, skulpti sonorilon, donacis monon.

Demandinte, kiel reagis la edzino kaj aliaj familianoj al tio, kio okazis apuddome, Pijus ne klare respondas: „Ili scias, ke mi estas mi”. En la urbeto la viro estis tuj titolita kiel strangulo. Neniu el la familianoj, nek la najbaroj laŭdis lin pro la ideo. Por ili ne estas kompreneble, kial viro ekkonstruis ne profitodonan restoracion aŭ diskotekon, sed preĝejon, kiu alportos neniun monon kaj eĉ elĉerpos la tutan familian buĝeton. Pijus konfesis, ke li eĉ timas kalkuli, kiom da mono li jam investis al la konstrulaboroj. Li ne volas tion scii por ne malfaciligi la vivon.

La strangulo el Litovio planas, ke lia preĝejo estos finkonstruita post ĉirkaŭ tri jaroj. Li ne planas, ke en la propra preĝejo estos ankaŭ propra pastro. „Eble ĉi tie povos okazi porokazaj mesoj aŭ religiaj festoj”, revas la viro. Li eĉ ne troe dramigus, se la registaro postulus malkonstrui la kontraŭleĝan kreaĵon. „Ankaŭ Kristo suferis. Suferi por mi signifus bonfarti antaŭ Dio. Kredo neniam estis sensufera. Kredantoj ĉiam suferadis de ĉiuj registaroj”, asertas la preĝejkonstruanto, ankoraŭ konfesinte, ke la konstruo de la preĝejo nun por li estas vera plezuro kaj vivsenco.

Laimius STRAžNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Proverboj novaj

Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
Sinjorina peto egalas al dekreto.
Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
Amo estas supo: ju pli varma, des pli ĉarma.
Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
Por eviti kverelojn, edzo fermu orelojn.
Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen just' kaj libero.
Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
Se fiŝo ekaperus el seka rivero, el politikista buŝo aperus vero.

MORTEZA Mirbaghian

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ŝuldanta leporo

En la litova urbo Kaunas iun vendredan posttagmezon surstrate aperis homgranda leporo, kiu surhavis ŝildon „Mi ŝuldas”. Tiu neatendita gasto intencis viziti kelkajn entreprenojn de la urbo, kies totala ŝuldo atingas ĉirkaŭ 145 000 eŭrojn.

Leporo estas tute nova maniero por enkasigi ŝuldojn. Tion iniciatis dekjara kompanio Gelvora, certa pri efiko de tiu metodo. Leporo simbolas timon kaj malkapablon kaj informas la socion pri maltaŭga konduto de la ŝuldanto kaj lia maldeziro plenumi akceptitajn devojn.

Komence la leporo devos vizitadi ŝuldantajn entreprenojn, ne nur en la dua litova urbo Kaunas, sed ankaŭ tra la tuta lando. Poste ĝi aperos ankaŭ ĉe ŝuldantaj loĝantoj.

Onidire nun en Litovio diversaj entreprenoj unu al alia ŝuldas ĉirkaŭ ses miliardojn da eŭroj. Por la nova servo Gelvora de sia klientaro petas inter 4 kaj 20 % de la enkasigita sumo. Pri la servo vigle ekinteresiĝis kompanioj, kiuj liveras diversajn komunumajn servojn por loĝantoj kaj kiuj plendas pri kreskantaj ŝuldoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Frua frugilega tradicio

En la pasinta Litovio tradiciis la printempa frugilega balo: tiam oni multe ĉasis kaj manĝis la bongustan kampokorvon (Corvus frugilegus) kaj per balo festis la rikolton. Nuntempe, tamen, la litovoj ne multon scias pri iamaj tiufestaj moroj, sed la 44-jara juristo Andrius Gudzinskas volas revivigi ĉi tiun tradicion.

Efektive, laŭ Gudzinskas, la ĉasado de la frugilego (ankaŭ nomata kampokorvo) ne nur aktualigas la tradicion sed ankaŭ helpas limigi la nombron de birdoj, kiuj malpurigas kaj bruigas urbojn. Antaŭ 12 jaroj li kontaktis du maljunajn ĉasistojn, kiuj memoris kiel mortigi la frugilegojn kaj ilin manĝocele prepari.

Ventegas

Ĉio kutime okazas fine de majo aŭ komence de junio, kiam la idoj jam kapablas eliri el la nestoj kaj eksidi sur la nestorandojn. Necesas celi tiel, ke per unu pafo oni trafu kelkajn birdojn. Foje, kiam ventegas, superfluas pafi: sufiĉas preni sitelojn kaj kolekti birdetojn elarbe falintajn.

La unuan fojon Andrius sukcesis kapti 34 birdidojn. La rekordo estas 187. Intertempe la frugilego-baloj pli kaj pli populariĝas, tiel ke apenaŭ restas sufiĉe da viando por manĝi, nur por gustumi. La viando similas tiun de kokido; pasinte oni manĝis ĝin kontraŭ iktero. Spicoj helpas subpremi la iom nekutiman odoron de la viando, kaj kutime oni kuntrinkas bieron.

Laimius STRAŽNICKAS/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Malfacile kompreni Usonon

Hej, vi, Uson', aŭskultu! Estu l' gvidanto, ne la kancero!: Tio estas la traduko de hispana kaj anglalingva tekstoj sur la afiŝo, kiun mi portis meze de surstrata mitingo kontraŭ la usona krimado en Afganio. De ĝi mi sendis kopion kaj same proteston al la usona ambasadoro en Madrido kaj al George Bush [ĝoĝ buŝ]. Kopion de ĝi mi sendis ankaŭ al Al Gore [gor], sed al li por instigo al pli morala kaj justa agado. Estas tute sensenca la argumento de leganto (MONATO, 2002/9, p. 5), ke tiu ĉi revuo estus kontraŭ-usona. Mi samopinias kun Stefan Maul, ke tro ofte estas malfacile kompreni Usonon, kaj, des malpli (senkondiĉe) ami ĝin.

Antonio NúñEZ
Hispanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La Oka Koridoro

Okaze de tuteŭropaj konferencoj de ministroj pri transporto (Kreto, 1994 kaj Helsinko, 1997), al jam ekzistanta transport-reto por okcidenta Eŭropo aldoniĝis projekto por simila reto en orienta Eŭropo. Tiu lasta konsistas el dek „koridoroj” (laŭ la eŭropa transportĵargono), numeritaj per romaj ciferoj I ĝis X. Por Albanio gravas koridoro VIII (vojo, fervojo kaj marhaveno; 1300 km; Durrës-Varna) kaj, iom, koridoro X (vojo kaj fervojo; 2360 km; Salzburg-Tesaloniko).

La itala ministro pri eksterlanda komerco, Adolfo Urso, deklaris, ke por Italio Albanio estas la enirejo en Balkanion. Tial, la konstruado de la Oka Koridoro estas gravega por ambaŭ landoj. Per ĝi Albanio iĝos transita punkto inter la okcidenta kaj orienta merkatoj. Ankaŭ la disvolviĝo de suda Italio malrekte estas ligita al ĝi.

Ankaŭ akvo kaj elektro

Italio estas pretiganta elektro-energian ligon kun Albanio. Akvodukto de la akvofontoj de Bistrice kaj Sarandë en suda Albanio provizos per trinkakvo la italan regionon de Puglia.

Investoj en Albanio tre interesas italojn. Siaflanke, Albanio starigis agentejon por stimuli eleksterlandajn investojn. Krom la transportligoj estas bezonataj kreditlinioj, garantiaj sistemoj kaj fiskaj faciligoj. Italio jam estas unu el la ĉefaj komercaj partneroj de Albanio. Ĝiaj eksportoj al Italio atingas 70 % de la tuto, ĝiaj importoj el Italio 30 %. En Albanio agadas ĉirkaŭ 500 italaj produktaj kaj komercaj entreprenoj.

La Deka Koridoro plej grava

Dume la greka registaro, ene de la Eŭropa Komisiono kaj kunlaborante kun Serbio, faras sian plejeblon por kontraŭstarigi al la Oka Koridoro (okcidenta-orienta) la Dekan Koridoron (nordan-sudan) trapasantan Serbion kaj atingantan Tesalonikon.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?

La anatomie modernaj homoj ekzistas de antaŭ 120 000-150 000 jaroj. Ili ekestis en Afriko, same kiel ĉiuj antaŭaj homospecioj. De tie ili disvastiĝis sur Eŭropon, Azion kaj Aŭstralion. En la „Proksima Oriento”, precipe en Israelo kaj Libano, la plej fruaj trovejoj aĝas preskaŭ 100 000 jarojn, en suda Eŭropo kaj centra Azio ĉ. 40 000 jarojn. Nordaj Eŭropo, Azio kaj Ameriko tiam estis kovritaj de glacio. En tiuj regionoj tiam jam de pli ol 100 000 jaroj vivis neandertaluloj. Ili estas klare distingeblaj anatomie de siaj pli modernaj parencoj, sed dum la unua tempo ne estis granda diferenco en kulturo kaj teĥnologio.

Kromanjonuloj

Sed antaŭ 40 000 jaroj, meze de la pasinta glacia epoko, okazis kultura salto ene de nur kelkmil jaroj. Aperis multe pli rafinitaj teknikoj, iloj, scioj pri traktado de multaj materialoj. La portantoj de tiu kulturo, nomataj Cro-Magnon-homoj [kromanjon] laŭ konata trovejo en centra Francio, estas famaj ankaŭ pro siaj impresaj pentraĵoj en kavernoj. Ili faris gravuraĵojn, skulptaĵojn, muzikinstrumentojn, ornamis siajn uzobjektojn kaj sin mem kaj – laŭ atesto de siaj funebraj kutimoj – evidente havis religion. Mallonge, ĝis iu grado ili havis kapablon pensi abstrakte. Tio estas vere granda kontrasto ne nur al samtempaj neandertaluloj, sed ankaŭ al la antaŭaj kromanjonuloj. La plej multaj kaj impresaj trovejoj estas kavernoj en la suda duono de Francio kaj norda Hispanio. Famaj estas tiuj en Lascaux [laskó] en provinco Dordogne [dordonj] kaj Altamira en provinco Santander. La plej aĝaj pentraĵoj ekestis antaŭ preskaŭ 40 000 jaroj, kvankam oni trovis en norda Israelo tipajn kromanjonajn instrumentojn faritajn jam 5000 jarojn antaŭe. Ene de ĉ. 10 000 jaroj tiu kultura revolucio disvastiĝis sur la tuta tero. Tio eĉ inkludas Amerikon, en kiun enmigris homoj antaŭ 30 000-35 000 jaroj tra Beringa Markolo. Tiu markolo tiam estis seka, ĉar la marnivelo estis cent metrojn pli malalta ol nun pro la multa akvo ligita en formo de glacio. Aliflanke la marbordoj estis senglaciaj pro la tiama periodo iom pli varma ol antaŭe kaj poste. Aŭstralio tiam estis denove izolita. Pliajn 10 000 jarojn poste estis malaperintaj la neandertaluloj, kvankam ili ekzistis kune kun modernaj homoj en la sama regiono (Proksima Oriento) dum 60 000 jaroj kaj eble eĉ kune vivis.

Estas fascina demando, kiel tia revolucio okazis. Ian Tattersall, usona antropologo, proponas novan teorion por klarigo1. Unue li atentigas, ke la kromanjonuloj anatomie ne estas distingeblaj de siaj antaŭulaj modernaj homoj. Li proponas, ke ili eĉ ne estas nova raso aŭ tribo, kiu disvastiĝis kaj formortigis siajn malpli kapablajn parencojn. Tio estus estinta mondvasta buĉado, kiun oni estus arkeologie eltrovinta. Laŭ li, anstataŭe disvastiĝis la kulturo, la teknikoj kaj scioj. Tiuj povas disvastiĝi facile kaj rapide, se la scioj atingas homojn jam disvastiĝintajn, kiuj estas kapablaj lerni. Sed en tiu procezo evidente devas esti iu detalo, en kiu la neandertaluloj ne povas sekvi, tiel ke ili havis gravan malavantaĝon en konkurado pri nutraĵo. Kial ili ne povis lerni tiajn kapablojn, kvankam ili havis cerbon same grandan kaj dum dekoj da jarmiloj interŝanĝis teknikajn atingaĵojn kun la samtempaj modernaj homoj?

La lingvo decidis

Laŭ Tattersall la decida diferenco estas, ke la parolada aparato de la moderna homo estas pli evoluinta ol tiu de neandertalulo (vidu la bildon). Speciale la pli granda faringa spaco ebligas eligi sonojn kun vere fajnaj diferencoj. Kontraŭe, neandertaluloj verŝajne havis nur malgrandan gamon da sonoj. Estas evidenta la avantaĝo donata de la lingvo por komunikado kaj lernado de komplikaj scioj kaj eĉ abstraktaj ideoj. (Pri tio atentigis ankaŭ aliaj, ekzemple Ivo Lapenna2, sed sen subteno el arkeologio aŭ kulturhistorio.) Helpe de interparolado eĉ eblas, kunlaborante, evoluigi ideojn kaj inventaĵojn. Certe post sia ekesto, la lingvo rapide disvastiĝis inter ekzistanta loĝantaro jam kapabla diferencige prononci kaj aŭskulti kaj abstrakte pensi. (Kontraŭe al Tattersall, mi ne parolas pri „invento” de la lingvo. Temas pri evoluada procezo, kiu certe bezonis multajn generaciojn. Ankaŭ verŝajne ne estis nur unu pralingvo. Oni eble povas kompari la inventadon de la skribo en historia tempo: Post la unua apero estis elpensataj multaj skribmanieroj, kelkaj laŭ unua modelo, aliaj sendepende, kaj daŭris 3000 jarojn ĝis evoluigo de bone funkcianta literskribo.)

Koncerne la cerbon, ne sufiĉas ĝia grandeco por facile lerni lingvon kaj abstrakte pensi. Laŭ biologoj, la nunaj homoj havas antaŭformitan (hereditan) interŝalt-reton de neŭronoj, kiu tre faciligas lernadon de lingvoj. Tattersall supozas, ke tia neŭronreto jam evoluis sufiĉe longe – eble 10 000-20 000 jarojn – antaŭ ol ĝi estis uzata por paroli, kaj tiel komprenigas, kial la kultura salto povis disvastiĝi tiom rapide. Sed kial tiu kapablo dormis tiom longe? Tattersall emfazas, ke tio estas tute normala. Laŭ la evoluada teorio neniu nova eco evoluas por iu celo, sed nur hazarde ekestas kaj povas postresti, se ĝi ne ĝenas. Nur poste elturniĝas kelktempe iu taŭgo. Ofte iu eco ankaŭ estas utila por iu unua apliko, kaj nur multe pli poste estas eltrovata nova apliko. Fama ekzemplo, citita de Tattersall, estas la plumvesto de bestoj, kiu unue nur estis variaĵo de varmizolaĵo kaj nur post longa tempo ekservis por flugado. Tiel, laŭ Tattersall, la voĉaparato kaj la kapablo por abstrakta pensado jam longe estis uzata por individuaj celoj, kaj nur post iu tempo estis kombinataj por evoluigi lingvon.

Fascina aspekto de tiu teorio estas, ke ĝi donas por la unua fojo tempon, kiam aperis altevoluinta lingvo, nome la epokon de la kromanjona kultura revolucio antaŭ ĉ. 40 000 jaroj. En tiu rilato estas interese, ke Joseph Greenberg [ĝozef grinberg], konata usona lingvisto, eltrovis parencecojn inter la plejmulto de la lingvoj malnovamerikaj kaj eŭrop-aziaj lingvofamilioj (vidu en MONATO 1/1994, paĝo 21). Ĉar la indianaj popoloj unue enmigris antaŭ 30 000-35 000 jaroj, tiu parenceco atingas reen ĝis la plej frua epoko de la lingvoj.

1. Ian Tattersall, Scientific American, dec. 2001, p. 43-49. Pli detale en Ian Tattersall, The last Neanderthal, Westwood Press, 1999.
2. Ivo Lapenna, „Retoriko”, UEA, Rotterdam 1958.
Werner FUß

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Fia komerco

Vendiĝas ĉiujare el Litovio, Latvio kaj Estonio ĉirkaŭ tri mil virinoj, el kiuj, laŭ informoj de la litova ministrejo pri internaj aferoj, preskaŭ la duono devenas de Litovio.

La komercado per virinoj ĉiujare kreskas. En naŭ monatoj en la jaro 2002 okazis en Litovio 19 juĝaferoj kontraŭ 62 homoj akuzitaj pro fikomercado rilate virinojn: en 1998 okazis eĉ ne unu tia proceso. Malgraŭ tio estas kondamnitaj ĝis nun nur ses homoj.

Pasintjare en Germanio oni trovis 119 virinojn el Litovio, kiuj iĝis viktimoj pro komercado. Tamen ankaŭ interalie en Britio, Nederlando, Francio, Svedio kaj Israelo oni trovas litovinojn.

Krome la kvanto de malaperintaj personoj senĉese kreskas. En 1989 malaperis ĉirkaŭ 600 homoj; en 2000 eĉ preskaŭ 1500. Senskrupuloj promesas al la virinoj riĉon kaj luksaĵojn: en realo, tamen, ili fariĝas seks- kaj labor-sklavinoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kiu kie loĝas?

Laŭ statistikoj en Litovio la litovoj konsistigas pli kaj pli grandan parton de la loĝantaro; krome, la nacia strukturo estas la plej homogena inter la tri baltaj landoj Litovio, Latvio kaj Estonio.

En Litovio entute 83,5 % de la loĝantaro estas litovoj; en Estonio, tamen, estonoj estas 67,9 % kaj en Latvio nur 57,7 % estas latvoj. La plej granda minoritato en Estonio estas la rusoj (25,5 %); simile en Latvio (29,5 %). En Litovio loĝas nur iom pli ol 6 % da rusoj.

Jam de tri jardekoj stabilis en Litovio la loĝantaro. Nun, tamen, post sendependiĝo disde Sovetio, kreskas la litova elcentaĵo. Kaj en 2001 la poloj fariĝis la unua minoritato en Litovio (6,3 %).

En Litovio loĝas 3,5 milionoj da homoj. Pro naturaj kialoj kaj pro elmigrado la loĝantaro iomete malkreskas. Tie troviĝas homoj el 115 nacioj, tamen nur 29 nacioj havas pli ol 100 reprezentantojn. La plej internacia urbo de Litovio estas la ĉefurbo Vilnius: tie loĝas 57,8 % da litovoj, 18,7 % da poloj kaj 14 % da rusoj.

En la latva ĉefurbo Riga loĝas 41 % da latvoj kaj 43,9 % da rusoj; en la estona ĉefurbo Tallinn 53,7 % da estonoj kaj 36,5 % da rusoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Alexander Shlafer

(revizianto, Kalifornio, Usono)

Mi eklernis Esperanton en 1978 pro pure lingvistika intereso. La cirkonstancoj igis min ekinstrui samjare, kaj mi por ĉiam „kaptiĝis”: mi multe instruis kaj aktivis en Esperantujo. Mi estis tre bonŝanca pri la Esperanta mikromedio: mi estis la unua prezidanto de la mirinda Tomska Esperanto-Klubo en Rusio, kaj – post mia transloĝiĝo al Usono kaj ĝis antaŭ nelonge – prezidanto de alia rimarkinda klubo: SFERO en San-Francisko. Ĉi-jare la membroj de ELNA, la usona landa Esperanto-asocio, elektis min prezidanto – honora kaj grand-respondeca posteno!

Kvankam mi doktoriĝis pri matematiko, kaj mia pan-dona laboro rilatas plejparte al komputado kaj informaj teknologioj, mi, bonŝance, profesie okupiĝas pri lingve kaj filozofie ekscitaj aferoj: la problemoj de artefarita intelekto, perkomputila lingvoinstruado, diversaj (matematikaj kaj similaj) modeloj de lingvo kaj scioj. Tio pliprofundigis mian komprenon de la fenomeno lingvo ĝenerale, kaj ankaŭ de Esperanto, kiu estas sendube la plej taŭga reprezentanto kaj la plej pura modelo de „naturaj” lingvoj.

Jes, mi opinias, ke la moderna Esperanto estas natura lingvo. Ankaŭ en mia persona vivo, inter aliaj lingvoj, kiujn mi uzas ĉiutage, Esperanto estas certe plej natura: mi estas patro de du denaskuloj, kiuj nun mem instruas Esperanton en la Universitato de Kalifornio en Berkeley, kie ili studas. En mia vivo Esperanto estas lingvo de amo!


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ne plu malsame pri samseksemo

En septembro la hungara Konstitucia Kortumo deklaris kontraŭkonstituciaj la paragrafojn 199 kaj 200 de la kriminala kodo, laŭ kiuj la „aĝo de konsento” estis 14 jaroj en malsamseksaj rilatoj, sed 18 jaroj en rilatoj samseksaj.

Abolon de ĉi tiuj diskriminaciaj dispozicioj iniciatis gejaj organizaĵoj jam en 1993 per propono submetita al la Konstitucia Kortumo. Kelkaj organizaĵoj, kiel la laborgrupo Habeas Corpus, opinias, ke la malfruado de la kortumo en si mem kontraŭas la konstitucion, se konsideri, ke artikolo 70/A, malpermesanta diskriminacion, jure validas jam ekde 1989.

Perversado

Dum la jaroj de ĉi tiu prokrastado almenaŭ 16 viroj en Hungario estis kondamnitaj al prizonpuno pro „perforta kontraŭnatura perversado” (tiel!), kvankam temis pri seksaj agoj kun reciproka konsento, kaj pluraj suferis du jarojn da antaŭaresto pro malrespekto al artikolo 199. Laŭ Habeas Corpus, ili devus rajti al reparacio.

La sekretario de la Katolika Konferenco de Hungaraj Episkopoj nomis bedaŭrinda la kortuman decidon, kiun Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) salutis en komuniko. ILGA tamen atentigis, ke en Hungario, malgraŭ ĉi tiu pozitiva paŝo, plu validas malpermeso al lesbaninoj, gejoj kaj ambaŭseksemuloj sub la aĝo de 18 jaroj aliĝi al grupoj defendantaj iliajn interesojn.

István ERTL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Landnomoj: homaj frenezigiloj

En okcidento landnomo estas derivata el gentnomo; en oriento inverse. En la ĉina, korea, vjetnama kaj japana, oni nomas loĝanton de Japanio „japani-persono”, kaj la landon „Japanio”, kie „Japanio” estas unusola radiko, neanalizebla en la vortelementojn „japano” kaj „-io” aŭ „-ujo”. Ke ekzistas du sistemoj, estas fakto de la naturo, kaj ĝi estas valorlibera1, t.e. ĝi inkluzivas nenian valorjuĝon, same kiel ekzistas en Esperanto la oni-ne-scias-kial „fifama”2 paro „broso-kombilo”.

Oni tamen memoras, ke tiu ĉi temo kaŭzis furiozan ekscitiĝon antaŭ pli ol jardeko. La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, André Albault, publikigis en la Aktoj de la Akademio II, 1968-1974, sed en la parto neoficiala, sian teorion pri landnomoj, kiu entenis proponon pri aliaj formoj, diferencaj de la kutimaj, al kiuj estis aplikata la sistemo „loĝanto el landnomo”. Poste li publikigis la verkon Studado pri landnomoj en la Aktoj III, 1975-1991, kiuj estas disdonitaj al la esperanta gazetaro kiel Oficialaj informoj 9, kiuj aperis en la Letero de la Akademio 7, aprilo/majo/junio 1989. Estas notinde, ke li parolis pri toleremo (malgraŭ tio, ke kelkaj kredis lin netolerema), dirante: „Oni norme diros ‚Koreo’ (se tiel oni decidos), sed plu povos diri (se kaj kie oni tion faris) ‚Koreujo/Koreio.’”

Konsento

Preskaŭ ĉiu kontraŭis la proponon, aparte koreoj: tiuj ĉi kampanjis persiste kontraŭ „Koreo-koreano”, kaj por „Koreio-koreo”. Unuanima konsento en la mondo favoris al la koreoj, kaj iuj akademianoj malkaŝe diris, ke la propono estos nuligita, tuj kiam Albault eksiĝos kiel prezidanto. Ĉiuokaze neniu aŭskultis lian rekomendon. Stefan Maul, redaktoro de MONATO, provis adopti la Albault-an rekomendon por la magazino, ne pro konsento sed pro disciplino, sed tuj devis repreni la proponon pro universala malaprobo.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Nun la iama rabio forpasis, kaj oni povas kun malvarmeta kapo mediti pri la afero. Mi apartenis al la malgrandega minoritato, kiu alte taksis la Albault-an teorion. Por konscii kiel malmultaj estis tiuj, kiuj subtenis lin, oni rememoru la nombron en lia tendaro: laŭ mia memoro apogis lin en la revuo de UEA sole Emilija Lapenna. La bazo de ankaŭ ŝia argumento estis disciplino. Kaj aliaj? Male – ekzemple ŝtormis en la japana esperanta gazetaro kontraŭakademiaj voĉoj. Ĉies atakoj estas same banalaj: „landnomo el gentnomo” estas zamenhofa, silentante pri tio, ke la zamenhofa regulo havas duan parton, kiu traktas novajn3 landojn. La sola escepto en la maro de emocio estis sciencista artikolo de profesoro Gotoo Hitosi el Japanio, nun akademiano, aperinta en la UEA-revuo, kies konkludo tamen estis malfavora al Albault.4

Recenzo

Mi ĉiam diris kaj skribis „koreo-Koreio”, sed tio estis pro la sola kialo, ke oni respektu la senton de homoj, kiuj estas partioj de la polemiko5. Teorie mi apudis al la flanko de Albault. Kiam s-ro Haupenthal mendis ĉe mi recenzon pri la libro de Albault, Vojaĝo tra la landoj, historia-lingva studo pri la land-nomoj kun Mult-lingva glosaro pri land-nomoj, Iltis-eldonejo, 1991, por la periodaĵo de Iltis, mi esprimis mian admiron pri la detala esploro de Albault, sed ĝi ne estis publikigita pro mia rezervo, ke mi devas respekti la psikologion de la koreoj. Tiamaniere, mi estis ekskomunikita tiel de la por- kiel de la kontraŭ-Albault-a skolo. Multe pli poste, kun permeso de s-ro Haupenthal, mi sendis mian manuskripton al Ĵak Le Puil, kiu akceptis ĝin por La KancerKliniko, en kies numero aprilo/majo/junio 1996 ĝi aperis.

La uzo „koreo-Koreio” estas aktuale firme establita, kaj nun ekzistas neniu ebleco, ke „Koreo-koreano” estos revivigita: ĝuste tial mi traktas la temon ĉi tie. Mi favoras „Koreo-koreano” ĉar 1) „Koreio” havas duoblan hiaton „e-i-o”, malfacile aŭdeblan kaj prononceblan; 2) „Koreo-koreano” estas internacia, laŭ la 15a regulo.

Rikano

Tiel dirante, mi jam aŭdas la rikanon de japanaj socilingvistoj: „Aŭskultu al tiu Eŭropo-amanto!” Ne, mi ne estas tia, inverse, la sistemo „loĝanto el landnomo” estas definitive orient-azia, kiel komence de tiu ĉi eseeto mi diris; ĝi havas nenion komunan kun arjofilio6. Ĝuste tiuj kontraŭimperiistoj lingvaj estas eŭropecaj, pensante, ke „loĝanto el landnomo” estas bizara, ke „landnomo el gentnomo” estas norma laŭ la leĝo de naturo. Ili krome pensas, ke ne apliki la kutiman manieron pere de la sufikso „-ujo/-io” al azia lando estas trakti ĝin kiel ion ekzotan, nome barbaran, subnorman.

Jen reago el sento de malsupereco; mi scias bone, sen ilia fingromontro, pri la rasismo ĉe eŭropanoj. La sinteno de kultura persono estas agi kvazaŭ ĝi ne ekzistus. Plie, troviĝas ekzemploj de „loĝanto el landnomo” en Eŭropo, kiel por Nederlando, Luksemburgo, Irlando. Mi ne komprenas kial la ukrainanoj obstinas pri Ukrainio el ukraino, kio estas fremda al ilia lingvo: Ukraino estas substantivo signifanta la landlimon. Mi diras kaj skribas al ukrainanoj laŭ ilia plaĉo, respektante ilian sentemon, sed kiam mi skribas pri ili kiel la triaj personoj, mi agas kiel mi kredas tion bona: ili estas diferencaj de la koreoj, kontraŭ kiuj la japanoj faris grandegajn krimojn.

Konvinko

Miaj antagonistoj grimacos: „Kial ci ne nomas cian landon ‚Japano’, fidele al cia konvinko?” Jes ja, mi multe pli amas tion ol „Japanio”; ankaŭ ĝi estas internacia, laŭ la 15a regulo: „Japan, Japon –> Japanese, Japonais, Japaner”. Tio tamen ne povas esti realigebla, je mia granda bedaŭro, „japano-Japanio” jam tro fortike enradikiĝis. Se pensi tiel, la koreoj fiaskis kapti la raran, en la historio unufojan ŝancon, kiam ilia landnomo ankoraŭ estis en stato de flueco.

La japanoj kontraŭe havas feliĉon pri alia nomo de sia lando, „Nipono”: PIV kaj la nova PIV donis al ĝi signifon de la lando. Kurioze, en la franca Nippon estas la landnomo, dum ĝi havas ankaŭ sencon adjektivan, „de Japanio”. Mi do sentas ĝin iom stranga, kiam ĝi estas uzata kiel le gouvernement nippon.

1. Wertfrei, preferata termino de Max Weber.
2. Tiel skribis iu esperantologo.
3. Mi scias, ke tiu epiteto estas eŭropo-centraĉa, sed mi objektive citas el Zamenhof. Ankaŭ estas nejuste riproĉi lin pro la nescio pri tio, ke en Azio la regulo estas „gentnomo el landnomo”. Tio simple spegulas la mallarĝan sferon de scio de deknaŭajarcentaj eŭropanoj.
4. Simo Milojević, la tiama redaktoro ĉe UEA, diris al mi, ke, petite de s-ro Haupenthal aperigi recenzon pri la libro de Albault, li serĉis tra la listo de aĉetintoj de la libroservo de UEA, trovis la konatan nomon de s-ro Gotoo, kaj mendis la artikolon.
5. Izumi Yukio estis la sola persono, pri kiu mi scias, ke li emfazis forte tiun ĉi kialon por subteni la koreojn. Mi subtenas ankaŭ la argumenton de Probal Daŝgupto por „Barato” kontraŭ „Hindio” pro tiu ĉi motivo, tute agnoskante la pravecon „abstraktan” (ĉiuj veroj estas konkretaj, diris Hegelo, aŭ Lenino, se al vi plaĉas) de André Cherpillod favora al „Hindio”: tiu ĉi estas internacia, tradicia, enradikiĝinta en la kutimo „eŭropa”, sed ĝia politika neĝusteco al la neparolantoj de la hinda en Barato faras ĝin malrekomendinda. Ĉi tie decido estas multe pli facila ol ĉe la afero „Koreo/Koreio”.
6. Vortelemento „-filio” kiel en „bibliofilio”.
YAMASAKI Seikô

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Al la intelektuloj de MONATO

Endas diri, ke mi tute ne komprenas iujn voĉojn, kiuj „saĝe” blagas kaj kvakas en MONATO pri terorismo. Bele sonas la opinio, ke intelektulo „sidiĝas kaj diskutas ekvilibre ĝis la atingo de la solvo” (MONATO, 11/2001, p. 4). Bedaŭrinde mi konas neniun „intelektulon”, kiu tiamaniere atingis sukceson. Kial neniu el tiaj sofistoj „diskutis ekvilibre” kun Hitler, ke li ĉesu militi?

Neniu vizitis Stalin-on por sukcesa „diskutado” pri centmiloj da sklavoj en siberiaj koncentrejoj. Usono ne devis ĵeti atombombojn sur Japanion, se iu pacdefendanto sukcesplene antaŭe „diskutus” kun japanaj militistoj. Tute marĝene: japanoj mem nun diras, ke se la milito daŭrus „ĝis la lasta viro”, ĝi alportus pli grandan tragedion por la lando, ol la atombombo. Terorisma atako de kapitalisma petrol-multmiliardulo bin Laden en Usono ne estis lia unua ago.

Kial vekiĝis neniu el nunaj saĝaj rezonemuloj, kiuj povis konvinki teroristojn, ke ili jam ne murdu milojn da pluaj senkulpaj usonanoj. Ĉi cerbumuloj evidente subtenas ĉiujn teroristojn. Tion eblas vidi ankaŭ en ilia favoro al militkrimulo Milošević. Ili protestis, kiam internaciaj soldat-trupoj evitigis pluajn amasmurdojn en teritorioj de eksa Jugoslavio kaj ebligis revenon de preskaŭ miliono da rifuĝintoj, kiuj el la tuta Eŭropo revenis al amastomboj de siaj familianoj.

Krom teroristoj kun pafiloj kaj iliaj favorantoj en MONATO ni havas ankaŭ milojn da aliaj teroristoj, kiuj estas armitaj ĉie surloke per bastonoj kaj pavimeroj ... Kie ajn en la mondo okazas iu politika aŭ ekonomia forumo, insektaro alflugas tien, ne „diskuti ekvilibre”, sed malpurigi stratojn kaj parkojn, forbruligi aŭtomobilojn, disrompi centojn da montro-fenestroj kaj disrabi varojn, vundi dekojn da policistoj, kiuj ŝirmas la havaĵon de simplaj civitanoj.

Poste la honorindaj manifestintoj eksidas en aviadilojn kaj komforte flugas manifestacii al alia lando. Neniu kapablas klarigi, eĉ kompreni, kiu pagas ilian luksan kaj senpenan vivon. Ĉu ili estas kapitalistoj el pasintaj jarcentoj, kiuj povas vivi riĉe sen laboro kiel parazitoj, aŭ subtenas ilin iu narkotaĵ-mafio? En nuna ĥaosa mondo ekzistas multaj komplikaĵoj, kiuj minacas la vivon kaj trankvilon de la simpla homo. Fanatikuloj, kiuj renversas kaj misuzas religion, ruzuloj aŭ idiotoj, kiuj celas al memvidebligo, alportos al la homaro ankoraŭ multan malfeliĉon.

Tial oni pravas, ke senkompromisa batalo kontraŭ terorismo estos longtempa, sed la venkon ne kapablas akceli eĉ procento da stultuloj, kiuj aplaŭdas al ĉiu murdisto kaj samtempe instruas nin pri unusola solvo per „ekvilibra diskuto” kun teroristoj, kvankam ili tiun manieron ne praktikas. Se iuj konfesas belsonajn ideojn de la aliaj, do bone: iru interkaresi kun perfortuloj kaj se ili post viaj kisoj ĉesos murdi, miaj opinioj estis totale maltrafaj. Sed pruvu tion, ne nur meditu!

Jaroslav
Ĉeĥio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Disrabado de naturaj riĉaĵoj

La interna milito kiu okazas en Kongo (Demokrata Respubliko) alportas multajn malfeliĉojn. La armeoj de Ruando, Ugando kaj Burundo sendis siajn militistojn por militi apud la kongaj ribelaj armeoj kontraŭ la konga armeo. Tiuj landoj asertas ke ili volas sekurigi siajn landlimojn. La konga armeo estas helpata de la armeoj de Zimbabvo, Namibio kaj Angolo.

Jaron post jaro Unuiĝintaj Nacioj (UN) konstatas, ke la naturaj riĉaĵoj de Kongo estas disrabataj de la militantoj. Laŭ raporto, farita post enketo de UN-komisiono, multaj ruandaj kaj ugandaj politikistoj kaj militistoj estas engaĝitaj en tiu disrabado.1 En la raporto estas ankaŭ menciitaj la militistoj el Kongo kaj Zimbabvo kaj la kongaj ribeluloj.

La konga, ruanda kaj uganda registaroj protestis kontraŭ tiu raporto. Kelkaj konganoj sin demandas ĉu ankaŭ la kongaj politikistoj devus esti konsiderataj kiel la ruandaj kaj ugandaj. Ĉu la okcidentaj landoj kiuj ekspluatis la riĉaĵojn kun la kunkulpeco de la politikistoj dum la regado de la prezidanto Mobutu ne povus esti konsiderataj samaj? Kial dum tiu tempo UN ne kreis komisionon?

La raporto montras, ke la veraj organizantoj de la ekspluatado estas personoj kaj kompanioj kiuj havas sian bazon en la norda hemisfero (Ameriko, Eŭropo kaj Azio). Ĝi rekomendas limigi ilian agadon per vojaĝmalpermesoj kaj financaj restriktoj.

Ruando iĝis granda eksportisto de koltano2, oro kaj diamantoj, Ugando de oro, diamanto kaj ligno. Estas klaraj indikoj, ke tiuj riĉaĵoj reale originas el Kongo. Restas multaj demandoj, al kiuj la konganoj sugestas respondojn. Kiu finfine aĉetas la minaĵojn kaj kiu vendas armilojn al la ribeluloj? La okcidentaj landoj. Kiu regas Unuiĝintajn Naciojn? La okcidentaj landoj. Kie estas la mono de tiuj kiuj komercas la minaĵojn? En okcidentaj bankoj. Se UN decidus frostigi tiun monon, kiu profitus? Okcidentanoj.

Serge ZANDANDU NTOMONO ZOLA
1 La raporto de la Konsilio de Sekureco de UN (numero S/2002/1146 de la 16a de oktobro 2002, 215 kB) legeblas en www.un.org.
2 „Koltano” estas kunmeto de la nomoj de du maloftaj metaloj: „kolumbio” (malnova nomo de niobo) kaj „tantalo”. Koltano estas bezonata i.a. por produkti poŝtelefonojn.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Lingvo kiel politikilo

Temis lastatempe en televid-programo en la irlanda (gaela) lingvo pri „Ultais”. Tiu nomo estis por mi – verŝajne por preskaŭ ĉiu parolanto de la gaela – nova kaj nekonata vorto. Tamen mi komprenis ĝian signifon. Ult- devenas de la nomo Ulster, dum la afikso -ais-is signifas „lingvon”. Do la laŭlitera signifo de Ultais estas „ulstera lingvo” – alivorte la lingvo de Nord-Irlando. La nove inventita nomo de la lingvo en la angla estas Ullans.

Ĝis antaŭ nelonge, kaj eĉ hodiaŭ, oni povus kredeble aserti, ke tia lingvo ne ekzistas. Efektive, oni povas aserti, kvankam ne tute ĝuste, ke ĝi estas nenies denaska lingvo. La etna historia idiomo de indiĝenaj ulsteranoj estis la norda dialekto de la kelta irlandgaela, de kiu devenas la gaela parolata en norda kaj okcidenta Skotlando. La gaela estis tien enkondukita de la irlandaj migrantoj, kiuj fondis la antikvan regnon Dal Riada en la regiono de Skotlando, kiu nomiĝas Earra-Ghàidheal (angle Argyll).

En pasintaj jarcentoj, britaj reĝoj provis fortigi sian regadon de Ulstero, instigante sud-skotajn presbiterianojn hejmiĝi en la provinco, el kiu la indiĝenaj gaellingvaj katolikoj estis perforte elpelitaj. Tiuj kolonianoj parolis ne la gaelan sed la ĝermanan (ne keltan) idiomon de sudokcidenta Skotlando, kiu devenas plejparte de la dialektoj de la angloj, ne de la saksoj, kiuj estis la ĉefa originala bazo de la hodiaŭa normigita angla. La menciita skota idiomo estas varie nomata (Braid) Scots, Lallans kaj, sur la orienta marbordo, Doric. Ne plu akceptebla estas la nomo „skotangla”. Hodiaŭ ĝi apenaŭ estas parolata en pura formo, sed estas miksita kun la pli-malpli normigita angla, sed skote prononcata.

Fragmente

Ŝajnas, ke neniu en Ulstero parolas nemiksitan formon de la skotdevena dialekto. Diversaj skotaj vortoj estas ankoraŭ uzataj, sed ŝajnas, ke nur eta nombro da maljunaj protestantaj ulsteranoj en la nordorienta kamparo ankoraŭ fragmente parolas restaĵon de la malnova ulsterskota dialekto. Tamen ulsteranoj de skota deveno insistas, ke ĝi ankoraŭ estas vivanta lingvo en la provinco.

Mencion pri Ultais/Ullans mi trovis en la retpaĝoj en la kataluna kaj angla lingvoj de informcentro Sistemes Informàtics i d' Organització (TTT-adreso: www.siemen.org.) Tie oni raportas, ke „ulsterskotoj postulas, ke oni respektu ilian lingvon.”.

Plia informo pri tiu mistera ulstera lingvo troviĝas en anglalingva publikigaĵo de Cathal McCall [kahal mkol], nome Political Transformation and the Reinvention of the Ulster-Scots Identity and Culture en Identities: Global Studies in Culture and Power, Vol. 9, n-ro 2 („Politika transformado kaj la reinvento de la ulsterskota identeco kaj kulturo” en Identecoj: Ĝeneralaj studoj pri kulturo kaj potenco).

Simbolo

McCall skribas, ke, en la naŭdekaj jaroj, ulsteraj uniistoj (t.e. tiuj, kiuj volas konservi la union de Nord-Irlando kun Britio) „mobilizis” la ulsterskotajn lingvon kaj kulturon kiel simbolojn de sia kultura identeco. Li aldonas, ke la ulsterskotaj lingvo kaj kulturo atingis sian pinton en la 18a jarcento en la nordokcidentaj graflandoj de Nord-Irlando, kiam ĝi distingis la tieajn loĝantojn disde la praktikantoj de la angla lingvo kaj de la angla vivmaniero. Tamen, samkiel multaj aliaj regionaj dialektoj eŭropaj, modernigo aŭguris la morton de la ulsterskota.

Tio, kio instigis la aktualan „reinventon” de la lingvo, estis la politika transformado en la naŭdekaj jaroj de la politika sistemo en Nord-Irlando. Laŭ McCall, ĉi tiu reinvento manifestas sin diversaspekte. Ĝi estas samtempe mito pri origino, lingvo kaj kulturo; komuna konscio; reago kontraŭ la kultura sintrudo de la irlandaj naciistoj en Nord-Irlando; embria ulstera naciismo; kaj ingredienco de la spirito de brita identeco. La uniistoj tiel celas ekvilibrigi la progreson faritan de la irlandaj naciistoj rilate al esprimado de ilia kulturo en Nord-Irlando. En periodo de kronika dubo, suspekto kaj malmemfido, ili esperas, ke tia reinvento de preskaŭ perdita lingvo iom kontribuos al la sekureco kaj la kontinueco de ilia aparta komunumo. McCall dubas, ĉu ili sukcesos.

Malgraŭ uzado de lingvoj kiel politikiloj, oni konstatas, ke ne malmultaj gaelparolantoj interesiĝas pri la ulsterskota. Oni povus imagi, ke, se la sinteno de ambaŭ komunumoj en Nord-Irlando estus pli klarvidaj kaj pli toleremaj, la komunaj kultureroj, inkluzive de la lingvoj gaela kaj skota (kvankam en iom apartaj variantoj), kontribuus pli al amikeco kaj harmonio ol al apartigo kaj malfido. Bedaŭrinde, tamen, Nord-Irlando estas speciala kazo, kie nenio povas esti senplue akceptata.

Garbhan MACAOIDH
Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Pliaj detaloj pri ĉi tiu temo en socipolitika kunteksto troveblas (en angla lingvo) ĉe la retpaĝaro de la Nord-Irlanda Instituto pri Regado, Publika Politiko kaj Socia Esplorado (www.governance.qub.ac.uk/pub-cmcc.html). Tiuj, kiuj scipovas la anglan, povas informiĝi pri la ulsterskota lingvo, legante la libron Ulster-Scots: A grammar of the traditional written and spoken language (La ulsterskota: gramatiko de la tradicia skribata kaj parolata lingvo) de Philip Robinson, eldonita de Ulster-Scots Heritage Council, Belfasto, 1997 (retpaĝaro: www.lowlands-l.net/offline scots.htm).


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Manipulado duobla

Stefan Maul skribas en la rubriko El mia vidpunkto (MONATO 2002/11, p. 8), ke „ĉiu medalo havas du flankojn”, sed lia klopodado aperigi la situacion en Zimbabvo kaj aliaj afrikaj landoj en favora lumo estas tamen iom troa. Estas tempo, ke eŭropanoj forgesu la miton, ke la problemoj de Afriko fontas el kolonia ekspluatado – fakte la nuna mizera stato en multaj afrikaj landoj grandparte ŝuldiĝas al mismastrumado fare de la afrikanoj mem. Se ekzemple en Tanzanio oni forpelis homojn el terenoj por tie kultivi tritikon, pri tio kulpas unuavice la tanzania registaro. Kaj estas cetere absurde skribi, ke tio okazis por ke Kanado kultivu tritikon, kvazaŭ tio estus rekta afero de la kanada ŝtato. Sed estas tro bela sloganeca lingvaĵo, se oni povas tiel diabligi jam tutan riĉan landon.

Kaj se temas pri Zimbabvo, la ĉefa fakto estas, ke pro Mugabe la tuta ekonomio de la lando ruiniĝas, tiel ke post forpelo de la eŭropanoj la popolo ĝenerale pli mizere vivas. Konsentite, ke eŭropaj amaskomunikiloj tro koncentriĝis je la teruraĵoj faritaj kontraŭ la grandbienuloj – ili devintus pli raporti pri la problemoj, kiujn la tuta frenezaĵo kaŭzas al ordinaraj zimbabvanoj. La eŭropaj bienuloj ne nur kultivis tabakon, ili ankaŭ grave kontribuis al nutraĵproduktado. Kaj se la lando ne plu eksportos tiom da tabako, kiom en 1999, ĝi ne pli bone fartos pro tio.

Brian MOON
Luksemburgo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kanceliero hazarda

Komentoj pri la artikolo de Stefan Maul en MONATO 2002/10, p. 12-13:

1. „Schröder [ŝreder] sciis bonege ekspluati” la inundegon. Eble vi povus noti, ke Stoiber [ŝtojber] en sian ombran kabineton ne vokis kompetentulon pri mediaj problemoj (nur iom poste diris, ke li mem ...).

2. Pri Irako: „ĉar eĉ se Germanio volus, ĝi ne povus helpi Usonon”. Vi scias pli bone, kiom helpis Germanio en la golfa milito: Usono uzis nian landon por sia loĝistiko kaj uzis malsanulejojn; Germanio subtenis tiun ĉi militon finance per ĉirkaŭ 5 miliardoj da germanaj markoj – mi ne certas pri la sumo. Kaj en tiu regiono jam troviĝas germanaj ŝipoj kaj Fuchs-tankoj por analizi kemiaĵojn. Krome ni jam subtenis la militon en Afganio – tion la ruĝ-verda registaro akceptis kaj ni subtenas la starigon de civila socio en Afganio pere de soldatoj, civilaj helpantoj kaj mono.

3. Jes, regi estas malfacile, kaj ne estas granda diferenco inter la kristana aŭ ruĝ-verda politiko. La metodo de Schröder estas alia – fari „cerban ventumadon” kaj finfine eltrovi taŭgajn rimedojn (kaj tamen fari erarojn, ekzemple pri la impostado de grandaj firmaoj – aŭ la sano-politiko). Mi esperas, ke la opozicio kunlaboros konstrue. La demokratio vivas de ŝanĝiĝo – kaj post 16 jaroj da „nigra” politiko endas kelkaj jaroj de alia koloro.

Manfred WESTERMAYER
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Profeto sen honoro

Neniu muzeo, neniu statuo, neniu ŝildo – pro tio nur malmultaj loĝantoj de la kanada urbo Halifakso (Nova Skotio) scias, ke tie eniris la mondon homo, kiu grave kontribuis al la scienca progreso de la 20a jarcento.

Oswald Theodore Avery [éjveri] naskiĝis en Halifakso la 31an de oktobro, 1877. Ne estas konate, kial Avery ekstudis medicinon en la universitato de Columbia en Usono kaj fariĝis esploristo pri bakteriologio. Eble influis lin la morto pro tuberkulozo de lia pli aĝa frato; eble la kvazaŭmorto de lia patrino – jam planita estis ŝia entombigo, kiam la „mortinto” subite ekkriis (kaj pluvivis 24 jarojn).

Studinte medicinon, Avery tamen eklaboris ne kiel kuracisto sed kiel bakteriologo, unue en la esplor-instituto de Hoagland en Brooklyn (parto de Novjorko) kaj poste en la Rockefeller-instituto. Li interesiĝis pri imunologio, kiam ankoraŭ junis tiu ĉi fako, kaj li akiris sciojn pri ĥemio kaj imunoĥemio. Ĉio, kion li lernis, estas kvazaŭ pretigo al la granda estonta elkovro – estis Avery, kiu montris, ke la genoj estas el deoksiribonukleata acido, alivorte el DNA. Jen sisma ekscio en la mondo de biologio.

Ŝlosilo al la vivo

Ĉiuj vivantoj, ĉu animaloj, plantoj, fungoj, bakterioj, eĉ protobakterioj, portas la instrukciojn de sia vivo en la genoj. Kaj la genoj estas el DNA (krom en kelkaj primitivaj organismoj, kies genoj estas el RNA, aŭ ribonukleata acido). Jen la fundamento de moderna genetiko kaj, antaŭ Avery, nekonata. Plejparte supozis sciencistoj, antaŭ la eltrovo de Avery, ke genetika informo devas esti proteina. Eĉ post referaĵo fare de Avery kaj kolegoj en 1944, multaj eminentaj sciencistoj daŭre kredis, ke la molekuloj de DNA estas tro simplaj por enhavi la ŝlosilon al la vivo kaj la instrukciojn, kiel krei kaj funkciigi vivantan organismon.

Kiel montris Avery, ke la genetika informo estis en DNA? Bakterioj, same kiel aliaj vivantoj, havas genojn por porti la recepton de la vivo. Ne gravas, ke estas nur unu ringforma kromosomo kaj ke aranĝoj en la bakteria ĉelo estas iom primitivaj: la biologiaj fundamentoj restas samaj kiel en pli altaj organismoj. Do Avery studis pneŭmokokojn – bakteriojn, kiuj, inter aliaj aferoj, respondecas pri pneŭmonio en homoj. Sed Avery studis la efikon de pneŭmokokoj al musoj.

Estis jam konate, ke du parencaj grupoj de pneŭmokokoj havas malsamajn efikojn kiam injektitaj en musojn. Pneŭmokokoj de tipo 1 estas sendanĝeraj; oni povas injekti la vivantajn mikro-organismojn kaj la injektitaj musoj plu vivas kaj plu ĝuas kutimajn musfarojn. Kontraste, pneŭmokokoj de tipo 2 estas ĉiam mortigaj. Tiu eksperimento estas simpla kaj firma. Oni povus ripeti ĝin multfoje, kaj la rezulto restas ĉiam sama.

Vosthavaj etuloj

Ankaŭ estis konate, ke oni povas mortigi la pneŭmokokojn (ĉu de tipo 1 ĉu de tipo 2) per alta temperaturo kaj injekti ilin en musojn kaj nenio okazos. La vosthavaj etuloj postinjekte daŭre vivas kaj estas normalaj. Do, la dua fakto estas, ke la musoj mortis nur post injekto de vivantaj pneŭmokokoj de tipo 2.

Alia sciencisto, d-ro Frederick Griffith, montris jam en 1928, ke, se oni miksas vivantajn pneŭmokokojn de tipo 1 kaj mortigitajn pneŭmokokojn de tipo 2, ĉiu nedanĝera per si mem, kaj injektas la kombinaĵon en musojn, la musoj mortas. Post miksado, la nedanĝeraj vivantaj pneŭmokokoj de tipo 1 akiras ion de la mortigitaj organismoj, kaj tio ŝanĝas ilin. Eĉ pli grave, la ŝanĝo daŭras generacion post generacio; ĝi estas heredata. Dum 16 jaroj estis mistero, kio estas la „transforma faktoro”, kiu kreas mortigantojn el la antaŭe nedanĝeraj pneŭmokokoj.

Modesta sciencisto

Avery estis pacienca sciencisto kaj atentis ĉiun detalon. Finfine ne plu estis dubo: la materialo, kiun la pneŭmokokoj de tipo 1 akiras de mortigitaj pneŭmokokoj de tipo 2, kaj kiu iĝas parto de la geno, estas pura DNA. Komence multaj eminentaj sciencistoj ne kredis al Avery. Kaj tiu ĉi modesta sciencisto ne batalis por subteni sian eltrovon: li jam publikigis sian verkon kaj pruvon kaj jen ĉio. Tamen, iom post iom, sciencistoj komencis esplorojn surbaze de la laboro de Avery kaj liaj kolegoj: ekzemple Watson kaj Crick detale klarigis la strukturon de DNA.

Pluraj sciencistoj gajnis Nobel-premiojn pro malkovroj, kiuj fontis el la ŝlosila eltrovo de Avery kaj liaj kolegoj. Li mem ne gajnis la Nobel-premion kaj li mortis en 1955. En 1994 estis ĉe la Rockefeller-universitato semajna simpozio kaj festo por memori kaj honori la 50an datrevenon de la publikigo de la referaĵo de Avery. Dume oni nomis la kontribuaĵon de Avery „la unusola plej grava biologia eltrovo de la dudeka jarcento”.

Sed ŝajnas, ke en Halifakso oni tute forgesis aŭ ignoras, ke en tiu ĉi urbo naskiĝis giganto inter biologiaj esploristoj.

Steĉjo NORVELL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Gerd Jacques

(librotenistino, Antverpeno, Belgio)

Inter ĉiuj kunlaborantoj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) mi, supozeble, estas la plej malnova. Mi eklaboris en la tiama Grafika Centro de UEA en la jaro 1977. Veninte el antverpena presista familio (en kiu 4 generacioj parolas Esperanton), mi lernis unue presadon, kaj pretigis plurajn Esperanto-revuojn kaj broŝurojn. Poste aliaj homoj transprenis tiun taskon, kaj mi specialistiĝis pri librotenado. Nun financo estas mia ĉefa okupo ene de FEL. Pri MONATO mi okupiĝas nur flanke. Mi zorgas pri la bonaj rilatoj kun la perantoj de la magazino kaj enkasigas ĉiujn kotizojn.

Mi vivas kun mia edzo kaj kun du filinoj. Ĉiuj familianoj parolas Esperanton. Niajn feriojn ni ĉiam pasigas en Esperantujo kun aliaj esperantlingvaj familioj, en IF, REF, PSI ...


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sen solvo neniu paco

Finfine estas akceptate en Bruselo kaj en Vaŝingtono, ke sen solviĝo de la albana afero ne eblos paroli pri paco kaj stabileco en Balkanio.

La albana afero estiĝis pro la Kongreso de Berlino en 1878 kaj aparte pro la Konferenco de Londono en 1912-1913. Tiam oni decidis, ke pli ol 60 % de la albanaj teritorioj kaj 55 % de la loĝantaro restu ekster la landlimo de la sendependa albana ŝtato. Dum la komunisma reĝimo la afero neniam leviĝis, ĉar la registaro en Tirana konsideris sin ideologia aliancano de Beogrado.

Tamen evidentiĝis problemo, pacon kaj sekurecon minacanta, post la politikaj ŝanĝoj, kiuj en marto 1992 kondukis al venko de demokratoj en Tirano. Tiam albanoj mem ekvidis sin disdividitaj en kvin ŝtatoj. Samtempe pliiĝis kontaktoj inter albanoj en Tirana, Priština, Tetovo, Podgorica kaj Ateno, kion malamikaj najbaroj, kiuj dum 90 jaroj pli ol duonon de la albanaj teritorioj tenis, ĵaluze kaj timeme rigardis. Registaroj en Beogrado, Skopje kaj Ateno klopodis malhelpi ĉiujn kontaktojn kaj lanĉis kontraŭalbanan ofensivon en diplomatiaj rondoj en Eŭropo kaj Usono.

Terorismo

La balkanaj registaroj provis kaj provas trakti la albanojn kiel faktoron de malstabileco, krimeco kaj malsekureco en la regiono, kiel homojn nedezirantajn kutimiĝi al reguloj, ordo kaj ŝtato. Ili prezentas albanojn kiel malamikojn de la okcidento, kiuj subtenas terorismon (pro tio, ke albanoj apartenas plimulte al la islama religio). Fakte post la milito en Kosovo estas eksterdube, ke albanoj plej fidele subtenas Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO) kaj Usonon; krome la albanoj celas konstrui demokration kaj merkatan ekonomion, kontraŭante terorismon.

La ideo pri albanoj kiel malamikoj kaj iniciatintoj de ia granda Albanio devenas de la registaroj de Makedonio, Montenegro, Grekio kaj Serbio, kie loĝas notindaj minoritatoj de albanoj. Sed Grekio neas la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberojn de ĝis tri milionoj da grekaj civitanoj de albana deveno, dum Serbio subpremas ĉirkaŭ 300 000 etnajn albanojn en Bujanovac, Preševo kaj Medveđa. Makedonio, uzinte perforton kaj ŝtatan teroron por mortigi kaj pereigi etnajn albanojn, ankoraŭ ne plenumas la interkonsenton de Ohrid, en kiu oni provis plibonigi la rilatojn inter albanoj kaj makedonoj. Ankaŭ en Montenegro oni atendas tumultojn, kiuj povas direktiĝi kiel ĉiam kontraŭ la etnan minoritaton en tiu lando.

Etnopurigado

Ĉiuj tiuj evoluoj kreas malfacilaĵojn al la albana respubliko, kiu vidas sin ĉiam pli izolata. Okaze de etnopurigado de albanoj en la regiono, Albanio devus respondi militiste: pelado de du milionoj da albanoj al Albanio (dum milito en la printempo de 1999) endanĝerigis la ekziston de la albana ŝtato kaj ties internan sekurecon kaj ordon. La situacio estas savita nur pro interveno de Usono kaj NATO.

Miskomprenoj kaj malamikecaj kondutoj de la najbaroj de Albanio plimultiĝas proporcie al la apogo de Usono por la albana afero. Daŭre en Balkanio oni rigardas Albanion kiel minacon, spite al tio, ke albanoj neniam invadis siajn najbarojn aŭ okazigis etnan purigadon. Kontraste, en la printempo de 1999 en Kosovo malaperis senspure 20 000 albanoj; krome, en la somero de 2001 okazis en Makedonio genocido kontraŭ albanoj.

Konferenco

Por trakti tiajn problemojn estis aranĝita lastatempe du-taga konferenco en Svislando. La konferencon Albanoj kaj iliaj najbaroj organizis la usona instituto Projekto pri Etnaj Interrilatoj kunlabore kun la svisa Departemento pri Rilatoj kun Eksterlando. Partoprenis reprezentantoj de balkana politikistaro, kaj, laŭ la prezidanto de la konferenco, Allen Kassof, la evento ebligis „ekster lumoj kaj bruoj de la publiko” debaton pri ŝanĝiĝanta Balkanio kaj pri rilatoj inter Albanio kaj ĝiaj najbaroj.

La konferenco permesis al albanoj i.a. klarigi, ke la koncepto pri „etna Albanio” kontraŭas la koncepton pri „vera Albanio”: sub tio ĉi oni ne komprenu ian etnopurigadon. Krome la albanoj indikis, ke la unua paŝo al definitiva solvo de la albana afero en Balkanio estos sendependeco de Kosovo: tio sendube trankviligus ĉirkaŭ ok milionojn da albanoj en Balkanio. Kiel por aliaj popoloj de Eŭropo, ankaŭ por albanoj gravas esti parto de eŭrop-atlantika komunumo ĝuanta pacajn rilatojn, kaj internajn kaj eksterajn.

Pro la sukceso de la svisa konferenco estas antaŭvidata eventuale en Berlino plia renkontiĝo de reprezentantoj de la grandaj potencoj kaj politikistoj el Balkanio. Tiam estos diskutataj tabuaj temoj, kiel ekzemple referendumoj por difini, kie finfine vivu homoj en Balkanio.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sklaveco en fungejo

Dum la lastaj dek jaroj litovoj serĉantaj pli bonan vivon malkovris Irlandon. Onidire tie jam vivas kelkdekoj da miloj da litovoj, kiuj faras laboron neniel akcepteblan al irlandanoj. Lastatempe litovaj ĵurnalistoj, kunlabore kun la brita televida kompanio BBC, fariĝis „neleĝaj dungitoj” por sperti tion, kion spertas multaj litovoj en Irlando.

Unue nepris trovi litovon, kiu povis proponi neleĝan laboron en Irlando. La afero ne simplis, sed finfine peranto en urbo Kaunas informis pri laboro ĉe fungejo en Irlando: oni pagos minimume 8 eŭrojn hore. La loĝado en granda, komforta domo kostos ĝis 33 eŭroj semajne, kaj necesos kromaj 33 eŭroj por manĝaĵoj. La litovojn – kiuj ŝajnigu, ke ili estas turistoj – renkontos ĉe la flughaveno en Dublino iu kun la nomo Patrick. Tiuj ĉi aranĝoj kostis por unu dungoto 580 eŭrojn.

Sekreto

Ĉe la flughaveno aperis ne Patrick sed Charlie; poste, ĉe la fratino de Patrick, estis decidite, ke la du ĵurnalistoj – kies identeco restis kaŝita – iru al la bieno de familiano de Patrick, kie jam laboras litovoj kaj latvoj. La domo estis pura kaj bone ekipita, nur tre malofte estis varma akvo. La proprietulo malpermesis al la dungitoj promeni en la ĉirkaŭaĵo kaj kontakti nekonatojn. Neniu rajtis eniri la iom fore situantan domon; eblis tamen urĝokaze telefoni.

La dungitoj laboris en 14 grandegaj fungejoj, kie necesis rikolti agarikojn. Foje ili laboris tri horojn, foje 10, depende kiom da fungoj elkreskis. Nur ĉiun trian aŭ kvaran laborhoron eblis dum kvaronhoro ripozi, kaj la laboro fizike pezis. La salajro seniluziigis: eblis gajni semajne ĉirkaŭ 200 eŭrojn kaj monate ŝpari ĉirkaŭ 330.

Post tri semajnoj la peranto en Kaunas proponis, ke la ĵurnalistoj fariĝu mem subperantoj kaj trovu kromajn laborlokojn en Irlando. Por ĉiu trovita posteno la peranto pretis pagi 100 eŭrojn. Ne mankis kroma laboro ĉe la fungejo. Intertempe evidentiĝis, ke Patrick ricevas elcentaĵon de la salajroj de la neleĝaj dungitoj. Do ne nur litovoj per tiu ĉi sklavo-laboro riĉiĝas – ankaŭ irlandanoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Espero

de Alberto García Fumero

La rotestro turnis lacan vizaĝon al Wells: „Ni ne kapablos plu elteni, doktoro. La abatison ili jam trapasis. Estas tro da atakantoj, kaj helpo el la Tero atingos nin nur post du semajnoj. Krome, la akvofontoj estas poluitaj per *yygtikh* kaj baldaŭ elĉerpiĝos la kugloj. La elektro ... miaopinie, estus pli bone kapitulaci. Sed Vi estras ĉi tie.” La kuracisto flustris: „Kaj Addha? Kio pri ŝi?” La militisto kapneis: „Ŝi ja estas krimulo laŭ iliaj leĝoj. Ne estis bona ideo enmiksiĝi en tian aferon. Ĉi lacertoj estas kruelegaj. Pli bone estos lasi ilin mortigi unu la alian.”

„Mi ne..” komencis diri Wells, dum kvazaŭa, giganta pugnobato frapis la muron. Kelkaj fenestrovitroj dissaltis. Ambaŭ homoj kaŭris inter la falantaj vitreroj kaj atendis.

Nova bato.

La kuracisto silente demandis al la rotestro. Tiu ĉi rezignacie krucis la brakojn:

„Ili uzas katapultojn. Poste oni ĵetos brulaĵojn. Baldaŭ oni scios, ĉu ili ankaŭ havas pulvon. Prefere mi iru kuraĝigi la soldatojn. Pluraj el ili estas rekrutoj. Damne, neniam antaŭe ni alfrontis problemojn en ĉi kolonio.” Li stariĝis. „Kion Vi faros?”

Wells siavice stariĝis: „Mi iros ŝanĝi la bandaĝojn al Addha. Eble ŝi jam rekaptis la konscion.” Li demetis al si la okulvitrojn kaj masaĝis al si la du ruĝetajn faltojn ambaŭflanke de la nazo. „Nu, mi lacegas...”

La militisto grimacis: „Baldaŭ ni ĉiuj ripozos... poreterne. Flegu bone la profetinon. Eble ŝi rezervos por ni lokojn en sia paradizo.”

La kuracisto skuis la kapon, kaj eliris.

***************************

Wells ĵetis rigardon sur Addha, kiu dormetis. Ĉio en ordo ĝis nun, li pensis. La sunsubiro en la dezerto estis ĉiam bela, kaj Wells spertis pacon kaj trankvilon. En la ĉielo komencis aperi la unuaj steloj kaj la tri satelitoj de Mirza videbliĝis. Nu, bone, eĉ dum militoj estas belegaj noktoj. Kial ne? Aĥ, kiom mi deziras esti en la Tero, ĉe miaj oldaj amikoj ... revis Wells.

„Kial Vi ne transdonas min al la soldatoj?”

Wells preskaŭ ne komprenis la demandon, ĉar la prononcmaniero de Addha estis tiu de suduloj, kiuj kutimas milde kartavi. Je la duonlumo de la ĉambro, ŝi aspektis preskaŭ homa, estante la nura diferenco tio, ke la voston ŝi movetis kvazaŭ metronome dum ŝi parolis, laŭ la maniero de ĉiuj *iĥjanoj*.

Wells flankenmetis per mansvingo la demandon.

„Ili Vin bruligos.”

„Tiu, kiu rezistas al la malbono, turniĝas en malbonulon”, ŝi flustris, kaj endormiĝis. Ŝvito kovris la lacertan haŭton, kaj de tempo al tempo ŝi tremetadis pro la febro. Kvankam Wells estis dresinta la vundojn, li ne opiniis prudente dozi antibiotikojn; neniu scias, kiuj estas la kromefikoj de teraj medikamentoj ĉe mirzanoj. Ilia eksteraĵo ne tro diferencas de la homa, krom la lacerta haŭto kaj la manko de haroj. Interne ... tio ja estas alia afero. Prefere ne riski.

La kuracisto pretigis ĉion por la transfuzo, dum li observadis la profetinon. La disĉiploj forlasis ŝin meze de tumulto, rememoris Wells. Tiun ĉi virinon oni senkiale ŝtonumis. Kaj tamen, oni parolas pri mirakloj kaj resaniĝoj ... kio do? Sufiĉas nur ke oni komencu paroli pri homamo kaj neperforto, kaj subite ĉiuj eksentas la plej elkoran malamon al tiu naivulo, kiu ...

Ne estante religiama homo, Wells ne kaptis en la unuaj momentoj de la predika kariero de Addha (kiu konis ŝin?) aspektojn, kiuj al plej bone trejnita orelo reeĥus jam konatan melodion. Sed de tiam , kiam helpe de kelkaj soldatoj li eltiris ŝin el la manoj de la homamaso, li komencis vidi similecon. Ĉu vere la samo povus okazi denove, aliplanede? La afero ne similis je la detaloj, sed ... bone.

Kaj ni estas same kiel romianoj imperiaj. Kiu estas mia rolo? Ĉu eble mi estos Pilato? - konkludis la kuracisto, kaj enpuŝis nadlon en la brakon de la paciento. Tiu ĉi malfermis la okulojn kaj post fluga alrigardo al li ŝi ŝercis: „Eĉ por fari bonon, oni ja devas kaŭzi doloron, ĉu ne?”

Wells ruĝetis, kaj respondis:

„Ne eblas fari alimaniere. La transfuzo ...”

„Ne tro zorgu” – trankviligis lin Addha. „Tia estas la vivo, kiun ni ricevis de la Unua Ovodemetinto. Dolorpremita, patrino demetas la ovojn, kaj, kiu konas plej ravan ĝojon?”

„Prefere uzi anestezon.”

„Ho, jes,” respondis Addha per la plej fluga rideto, „mi jam aŭskultis paroli pri tiu mirinda kuracilo. Sed kiom da ĝi Vi bezonos por ĉiuj doloroj en la mondo? Ĉu sufiĉos la kvanto?”

„Ni strebas mildigi suferojn. Oni ne rajtas resti senfara antaŭ sufero, ĉu ne?”

„Sufero lernigas nin rigardi la morton sentime, rekte en la okulojn,” ŝi respondis, „Kaj mi asertas al Vi, ke ĝi la unua mallevos la rigardon.”

„Sed estas multaj homoj, kiuj neniam lernos suferi. Kaj kion fari, kiam suferas infano?”

Addha rigardis lin kvazaŭ li estus travidebla. Wells sentis la harojn hirtiĝi sur lia nuko.

„Kial Vi demandas tion, kion Vi scias funde de Via hepato?”

Wells mallevis la okulojn, embarasita. Li provis ŝanĝi la temon de la konversacio:

„Kiel Vi fartas nun? La febro?”

„Vi neniam pensis tro pri la Plejalta, ĉu ne?” estis la surpriza respondo.

„Nu, bone, mi... eble ne,” li konfesis. „Estas tro da Dioj. Ĉiuj religioj havas miraklojn, ĉiuj asertas tion aŭ alion. Tro da diversaj opinioj.”

Addha ridetis:

„Kredas la *drendo*, ke la arbobranĉo ekzistas nur, por ke ĝi tie ripozu.”

„Neniu religio respondas niajn demandojn.”

„Kiuj estas Viaj demandoj?”

Wells provis kombi sin per la fingroj: „Nu, bone, la senco de ĉio tio. Kio ni estas en la universo, kial ni ekzistas ... Vi scias, tiaj aferoj.”

„Respondo nea ofte ŝuldiĝas al tio, ke la demando estas nea. Kion diras al Vi Via hepato?”

„Ĉe ni oni parolu pri la koro,” ridetis siavice la kuracisto. „Kaj ĝi vere nenion diras al mi.”

„Kaj do Vi strebas konstrui maŝinojn, por ke ili helpu Vin kompreni. Kie estas tiu maŝino, per kiu oni povas kompreni la Plejaltan?”

„Ĉu Vi havas la respondojn?” demandis rekte Wells.

„Respondojn? Vi estis rigardanta tiom da mirindaĵoj dum Viaj stelvojaĝoj ... ĉu oni bezonas pliajn respondojn, kiam oni rigardas la stelojn?”

„Estas tro da malbono en la mondo ... mi tute ne povas naive akcepti la ekziston de senlime bona Dio, kiu disdonas donacojn inter siaj sekvantoj samkiel kompleza avĉjo. Kio pri la militoj? Kio pri la malriĉeco, la malsato?”

„Homo estas la nomo de ĉiuj militoj. Kaj malriĉeco estiĝas pro tio, ke ni mem ne dividas riĉecon kun niaj fratoj. Serĉu la veron tie. Kial kulpigi la Plejaltan?”

„Kio estas vero?” li demandis, nesciante, ke tiu demando estas jam olda de jarmiloj „Kio pri la malsanoj? Ne, mi neniam komprenos.”

Addha flustris:

„Doloro blindigas Vin, kaj tio montras, ke Vi estas homa. Preĝu kaj esperu, kaj Via hepato iam parolos al Vi.”

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

„Kiu vi estas, Addha?” demandis Wells.

„Demandu Vian hepaton” estis la ada respondo.

Wells gapis malkontente, kaj pretis diskuti plu. Subite forta bruo aŭdiĝis ekstere. Denove la giganta pugno batis la murojn.

„Jen ili denove kun la katapultoj. Mi devas iri helpi.”

„Ne plu verŝu sangon. Transdonu min al ili kaj revenu hejmen. Vi jam faris tion, kio devis esti farata laŭ la Antikvulaj Libroj. Ĉio finiĝos baldaŭ kaj mi revenos al la Ĝardeno.”

„Ho, jes,” moketis la doktoro. „La ĝardeno. Ĝardeno en ĉi dezerta mondo, kia ideo.” Li kontrolis, ĉu ĉio estas en ordo ĉe lia paciento kaj rekomendis:

„Ne stariĝu. Restu kuŝe. Baldaŭ mi revenos.”

Addha kapneis.

„Ne, sanigisto. Jen la fino ... sed ni revidos nin alie. Vi trovos la vojon, ĉar kompato nestas en Via hepato, kvankam Vi tion ne komprenas.”

„Kion Vi celas? Mi ne forlasos Vin.”

La profetino mistere ridetis:

„Ankaŭ mi ne forlasos Vin.”

Subita eksplodo interrompis ilin.

„Fajro! Fajro!”

La kriegoj hirtigis ĉiujn harojn ĉe Wells. Li aŭskultis la rotestron ĝisraŭke krii ordonojn:

„Atentu! Ili sukcesis trapasi! Fermu ĉiujn pordojn!”

Bruo da mitraloj (ĉu ili jam estas ene?). La kuracisto kuris al la koridoro, sed eksplodo ĵetis lin kontraŭ la muron. Kvazaŭ giganta ondo, homamaso enpenetris. Addhan oni eltiris el la lito, kaj ĉiuj komencis bati ŝin per manoj, piedoj, per bastonoj. Neniu sono eliris el ŝiaj lipoj.

Nova eksplodo.

Sovaĝe kriante, la homamaso trenis sian viktimon tra la koridoroj.

„Ĵetu ŝin en la fajron! Al la fajro!”

„... pardonu ilin, ĉar iliaj koroj ankoraŭ estas tiuj de *kranej*. Ili ankoraŭ ne klare vidas ...”

Wells provis levi sin, sensukcese. Vidante lian strebon, unu el la sturmantoj frapis lin per madzo.

Ruĝo ...

************************

„... geografio miakorpa estus do disa arkipelago je vundoj en sanga oceano: jen vundo miabrusta, vera giganto ...”

Wells skuis la kapon, provante eltiri sin el pensvagado. Jen grava atingo: li sukcesis malfermi la okulojn malgraŭ tio, ke ĉio ĉirkaŭ li, ĉio ene de li, estas tutsimple doloro. Unusola doloro? Eble pliaj doloroj aperos poste. Doloro kaj ruĝo. Kuracisto, kuracu Vin mem ...

Subite penso kaptis lin per frida mano: kaj ŝi? kie ŝi? Addha estas, kio gravas nun. Kiom da tempo estas jam pasinta? Kiom da tagoj? Mi devas kalkuli la tagojn ... nur tri mi bezonos. Nur tri, por scii ... Nu, mi ankoraŭ vivas, sed kiucele? Celo ... jes, ankoraŭ estas celo – li konkludis post preskaŭa sveno - mi devas supervivi por vidi. Ĉu atesti? Ne, simple vidi. Tio sufiĉos al mi. Ankaŭ aliaj vidos, sed pri tio mi ne zorgos. Temos pri alies tasko ... mi bezonos nenion pli, nenion plu.

Li strebis rigardi ĉirkaŭ si. Nokto. Kadavroj kaj ruinoj. Kiu kutimis uzadi sportajn ŝuojn? Aĥ, jes, la radioteknikisto. Vidu: estas nur unu ŝuo. Kie la alia? Lasu la mortintojn zorgi pri la mortintoj. Sed mi ankoraŭ vivas, kaj kiu kulpas pri tiom da mortoj? Mi mem. Mi mem kulpas.

Li sentis la larmojn fari rojojn sur liaj vangoj. Ĉu mi rezistos? Ho, Dio, se Vi vere ekzistus! Faru, ke mi supervivu nur tri tagojn, por ke mi vidu, por ke mi sciu! Estu la miraklo denove!


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Persistemo donis plezuron!

Paskalo kaj Heleno Ducros [dikró] el la urbo Herbignac [erbinják], nord-okcidenta Francio, komencis jaĥt-konstruadon en 1986. Fakte Paskalo kaj Heleno, kiuj estas esperantistoj, sukcesis ne nur ĝisfine konduki la konstruadon, sed plie: ili mem ellaboris la tutan konstruadon de la jaĥto, kvazaŭ ili estus fakuloj pri tio.

Ĉi tie vere temas pri finkonstruado de granda jaĥto. Estas atentinde, ke temas pri jaĥto de Ĵonko-modelo. Efektive! Ĝi estas konstruita laŭ planoj tiel aranĝitaj, por ke oni plej facile navigu en oceanoj kaj relative komforte restadu en ties kajutoj dum marvojaĝoj. La jaĥtnomo estas „Tourne Lune” [turn lin], „lunfloro”.

Ĝiaj teknikaj donitaĵoj jenas:

Longo: 11,94 metroj
Larĝo: 4,16 metroj
Alto en akvo: 1,10 metroj
Kompleta alto: 12 metroj
Longo de mastoj: 13 kaj 9,80 m
Areo de veloj: 80 m2
Pezo neta: 11 tunoj
Pezo kun ekipaĵo kaj provianto: 13,5 tunoj

La jaĥto estas konstruita el ligno. Ĝia ŝelo, 30 milimetrojn dika, konsistas el kvar tavoloj de tabuloj. La unua tavolo estas najlita kaj gluita al la ĉeftrabaro. La pliaj tri tavoloj estas nur gluitaj unu al la alia. Dum la gluado, kiu celis regule glui ĉiujn tavolojn, oni uzis ĉirkaŭ 700 000 agrafojn. Ĉiujn oni forigis post la sekiĝo de gluaĵo. Minimume 600 kg da gluaĵo kaj 50 kg da farboj necesis entute por la jaĥto.

Fine post 16 jaroj da persistemo kaj klopodoj, la jaĥto enakviĝis. Ĉiujn ĝiajn manovrojn lerte planis kaj gvidis Paskalo kaj Heleno. Kun kelkaj geamikoj ili tuj ĝuis kelkminutan navigadon ĉirkaŭ la atlantika jaĥthaveno Arzal, situanta proksime al Herbignac.

Kiel kutime por „bapti” jaĥton, oni rompis ĉampan-botelon al ĝia pruo kaj bondeziris „Bonan venton!”

Ankaŭ la legantoj de MONATO bondeziras al la konstruintoj de la jaĥto „Tourne Lune” agrablajn spertojn kaj plezuron en la estonta navigado.

Jean-Yves SANTERRE

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Komenco de la teatra maratono

Kiamaniere eblas hodiaŭ altiri homojn al la teatro? Gerard Mortier, la 57-jara intendanto de la nova teatra festivalo Ruhrtriennale en Nordrejn-Vestfalio, celis krei festivalon por simplaj loĝantoj, por tiuj, kiuj neniam antaŭe estis en teatro kaj opero. La festivalo daŭras tri jarojn, ekde 2002. Tiujare, inter septembro kaj oktobro, estis montritaj ses novaj surscenigoj kaj kvin gastludoj. La spektakloj okazis en eksaj minejoj kaj uzinoj (la ŝtato donis 50 milionojn da eŭroj por rekonstrui tiujn, kaj pliajn 40 milionojn por la festivala programo). Mortier esperis, ke tiuj nekutimaj lokoj plifaciligos kompreni teatron, ĉar ili estas tipaj por la regiono. Krome, la biletoj estis malmultekostaj preskaŭ por ĉiuj teatraĵoj. La aranĝojn de la unua festivala jaro ĉeestis sufiĉe da vizitantoj el diversaj sociaj tavoloj.

Sed Mortier ne nur volis ŝanĝi la teatran ejon. Ankaŭ la teatraĵoj ne plu rajtas esti nur antikvaj ludoj. Necesas vidi la interrilatojn de teatro kaj la nuntempo. La spektakloj ne estis pompaj. Mortier provis miksi la teatrajn ĝenrojn. „Se oni vidas teatraĵon, oni ne plu povu diri: tio estas dramo kaj tio estas opero”, opinias Mortier. Li vidas la estontecon de teatro en muzikteatro. Li eĉ planas en 2004 surscenigi ĵazan operon. Sed intendanto de la festivalo ŝanĝiĝas dum ĉiu el la tri jaroj, do Mortier riskas ne sukcesi atingi la altan celon – krei „postburĝan festivalon”.

La festivalo interalie volas emfazi, ke la germanoj pensadas pri Germanio. La muzikteatraĵo Germanio, viaj kantoj! inaŭguris la festivalon. Dum spektaklo mem, sub la scenejo kantensemblo prezentas diversspecajn germanajn kantojn. Ĉi tiu spektaklo estas alvoko al la germanoj, kiuj ne konas – kontraŭe al aliaj nacioj – siajn kantojn parkere. La Elegioj de Holivudo de Hanns Eisler montris la malfacilan vivon de la ekzilitoj inter 1933 kaj 1945. La kontrasto inter la bela fasado de Holivudo kaj la realaj kondiĉoj de la germanaj fuĝintoj estis reflektita inter la scenejo kaj la industria halo, kie okazis la spektaklo. Cetere, la fino ne estas feliĉa: Hanns Eisler forlasis Usonon en 1948, ĉar li estis akuzita esti komunisto. La usona reĝisoro Peter Sellars surscenigis la dramon La infanoj de Heraklo de Eŭripido, kiu aktualece montris la situacion de fuĝintoj: la infanojn de Heraklo, kiuj devas fuĝi for de la tirano, ludis kurdaj infanoj.

Ligiteco al la regiono kaj nuntempaj temoj estas tipa por la festivalo. En 2004, post la festivalo, Mortier fariĝos intendanto de la pariza opero, kie li volas tradici-stile surscenigi klasikajn operojn. Tio ne estas facile imagebla.

Thomas SÜLZLE

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Datreveno por ridi

Por festi en 2002 sian 20-jariĝon Mimos, la internacia festivalo de moderna mim-arto en Périgueux (urbo en la sud-okcidenta parto de Francio), aparte atentis al amuzoj. Mimos vagabondis tra la stratoj kaj placoj, elvokante ridojn kaj ridetojn en la centro kaj urborandoj, sed ankaŭ sursceneje, en la kutimaj lokoj.

Lige al la ĉeĥa kultura sezono, okazinta en Francio, estis invititaj studentoj de la teatraj universitatoj de Bratislava kaj Brno, kiuj reprezentis la famajn ĉeĥajn kaj slovakajn humurajn tradiciojn, ĉar mim-arto estas la esprimformo, kiu forte enradikiĝis en Ĉeĥio kaj Slovakio. Krome, ĉeestis anglaj, hispanaj, danaj, usonaj, polaj, svisaj, nederlandaj gajaj artistoj (entute el 13 landoj), kiuj amase prezentis siajn spektaklojn. Nokte Mimos vivis eble eĉ pli vigle, ol tage. Ekzemple, furoris la franca spektaklo, kie temis pri biciklista mondo. Ĉeĥaj aktoroj reverkis kaj prezentis Odiseadon.

Gajaj kaj ĝojaj homoj petolis kaj kirladis la atmosferon de Périgueux – danke al Mimos. Longan junecon al ĝi!

Brigitte FAVERIAL/gla

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La Biblio en la gaela lingvo

La gaela, lingvo parolata en du samdevenaj sed nun iom malsamaj formoj, en Irlando kaj Skotlando, estas unu el la pluraj endanĝerigitaj etnaj idiomoj de Eŭropo. Ĝia statuso en Irlando estas almenaŭ teorie garantiita, pro la fakto, ke laŭ la konstitucio de la ŝtato, ĝi estas la unua oficiala lingvo. Cetere, ĝi estas instruata en ĉiuj lernejoj. En Skotlando, tamen, ĝis la reestablo (kvankam kun limigita potenco) de la nacia asembleo (parlamento) en 1997, la gaela lingvo ne estis oficiale agnoskita, kaj estis studfako en malmultaj lernejoj.

Tamen, precipe pro la influo de la eklezioj kaj la preskaŭ universala kono de la Biblio en la gaela en protestantaj regionoj de la insuloj kaj Altejo (norda kaj okcidenta Skotlando), la lingvo estis konservata en altnivela grado. Eĉ simplaj fiŝistoj kaj kamparanoj kun etaj bienoj kapablis – kaj ankoraŭ kapablas – diskuti teologion kaj aliajn seriozajn temojn pro la lingva edifo, kiun ili ricevis, ne en lernejo sed en la preĝejoj kaj per legado de la Biblio.

En Irlando, kie dum longa tempo la Biblio ne estis ĝenerale legata de la katolika laikaro, nur protestantoj havis rektan aliron al la gaela versio, sed la plimulto de ili estis de angla deveno kaj parolis nur la anglan. Nur en la lasta duono de la 20a jarcento aperis aprobita katolika versio de la tuta Biblio en la gaela.

Antaŭ nelonge oni anoncis, ke estas preta nova versio de la Biblio en hodiaŭa gaela. Oni konstatas, ke la junaj generacioj malfacile komprenas la pli klasikan lingvaĵon de la plej uzata malnova eldono, parte pro tio, ke ĝia teksto estis forte influita de la irlandgaela, kaj pro la fakto, ke la parolata lingvo de junaj gaeloj ŝanĝiĝas kaj iom simpliĝas laŭ gramatiko.

La unua presita religia libro en la gaela aperis en Skotlando en 1567, sed neniu parto de la Biblio estis tradukita gaelen ĝis du jarcentoj post tiu dato. Dum iom da tempo oni provis enkonduki en Skotlandon la irlandan Biblion de la protestanta episkopo Bedell, sed ĝia lingvaĵo kaj malnova irlanda tiparo bazita sur la manuskripta alfabeto ne estis facile kompreneblaj. La teksto de la plej uzata kaj plej amata versio konservas multajn vortarajn, idiotismajn kaj sintagmajn influojn de la Biblio de Bedell. Pluraj reviziitaj versioj aperis en la jardekoj post 1861, kiam la Nacia Biblia Societo de Skotlando transprenis respondecon pri tradukado kaj eldonado de la Biblio, sed en la plej lastaj, la ŝanĝoj estis minimumaj kaj rilatis precipe al iom simpligita ortografio.

Oni esperas, ke eĉ nun, kiam la influo de la religio estas malpli evidenta, la nova eldono en moderna gaela daŭre helpos konservi la lingvon kaj la kulturon de la gaeloj en Skotlando.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Socialismo sen masko (2)

Mirigas min la fidego de Ludwig Röll pri kapitalismo (MONATO 11/2002, p. 7) kaj liaj facilanimaj asertoj pri la „grandega kresko de la vivnivelo inter la laboristaro en kapitalismaj ŝtatoj dum la pasintaj 150 jaroj”. Evidente li rigardas nur tie, kie interesas lin: mi rimarkas neniun grandegan kreskon en la plimulto de Afriko, centra kaj suda Ameriko kaj Azio; konstateblas eĉ regresoj. Krome, tiu parta bonstatiĝo kostis kaj plu kostas terure multe: la regintoj en Sovetio kaŭzis eble ĉirkaŭ 70 milionojn da mortintoj, sed se ni kalkulas la pereintojn pro kapitalismo dum tiuj 150 jaroj pro imperiismaj militoj, malsato, kuraceblaj malsanoj kaj laborakcidentoj, ni havus pluroblan kvanton. Oni neniel indulgu la sovetian teroron, sed en fremda tegmento li flikas truon kaj ŝajne en propra ne vidas la fluon.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Genmanipulita greno

Stefan Maul skribis en la enkonduka artikolo Manipulado duobla (MONATO 2002/9), ke Usono kovras duonon de la tuta helpoprogramo por malsatantaj afrikanoj. Cetere li skribis, ke, se la afrikaj registaroj akceptus usonajn genmanipulitajn grenojn, tio signifus enkonduki genmanipuladon en la agraran kaj nutraĵan sektorojn. Ĉu tio ne jam okazis en Usono? Do, se Usono donacas, kiun grenaron ĝi povus sendi? Ĉu tiun, kiun ĝi ne havas? Kial tiu donaco estus nepre perforto, kiel Maul eksplicite skribis?

Armando ZECCHIN
Italio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Via malamiko estas nia malamiko

Duoblan eŭforion estigis en Litovio kaj la invito membriĝi en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) kaj la vizito de la usona prezidanto George Bush [ĝorĝ buŝ].

Aparte ĝojis konservativuloj pro la anonco, ke Litovio kun ses aliaj ŝtatoj rajtos aliĝi al NATO. Estis konservativuloj, kiuj en 1990 tuj post la sendependiĝo de Litovio ekstrebis al NATO-membriĝo. Hodiaŭ la koncernaj politikistoj konfesas, ke tiam NATO-membriĝo aspektis utopia: nun, tamen, 60 % da litovoj apogas membriĝon.

Kaj danke al la fakto, ke Litovio kiel ekssovetia ŝtato unue liberiĝis de sovetia armeo kaj nun pleje proksimiĝas al NATO-niveloj, vizitis la landon George Bush kune kun la latva prezidantino Vaira Vyke-Freiberga [vajra vike-fréjberga] kaj la estona prezidanto Arnold Rüütel [arnold rjutel].

Okupacio

Por litovoj plej gravis la vortoj de Bush, kiuj eĥiĝis tra la lando: „Se iu fariĝos malamiko de Litovio, tiu fariĝos ankaŭ malamiko de Usono.” Tiel konfirmiĝis la sekureco de Litovio, kiu spertis sovetian okupacion en 1940, perfidon de okcidentaj demokratioj en 1945 kaj partizanan militon, minacojn kaj timojn ĝis 1991.

NATO-membriĝo alportos ne nur militan sekurecon sed ankaŭ plej verŝajne ekonomian progreson. En najbara Pollando, ekzemple, duobliĝis investado post invito aliĝi al NATO. Kompanioj hezitas investi en lando minacata de potenco en oriento: NATO-membriĝo estas kvazaŭ signalo por sekura investado en Baltio.

Jam de kelkaj jaroj litovaj soldatoj aktivas en NATO-operacioj, ekzemple en Bosnio kaj Afganio.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Gajnas konservativuloj

Okulfrapan venkon de la konservativa Popola Partio (PP) ebligis la aŭstra popolo la 24an de novembro 2002. Ĝis tiu ĉi dato PP koaliciis kun Liberala Partio (LP), iam estrita de Jörg Haider [jerg hajda]: LP tamen draste ŝrumpis.

La rezulto jenas: Socialdemokrata Partio: 69 parlamentaj mandatoj (plus kvar kompare kun 1999); PP: 79 mandatoj (plus 27); LP: 19 mandatoj (minus 33); Verduloj: 16 mandatoj (plus du). Aliaj partioj restis sub unu elcento kaj ne ricevis parlamentajn mandatojn. La partoprenado estis kiel lastfoje 80,5 %.

Nova kaj malnova ĉefministro estas Wolfgang Schüssel [volfgang ŝisl] de Popola Partio.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Jur-renverso

Germanaj sekretaj servoj havas pruvojn, ke teroristo Osama bin Laden kaŝas sin en Berlino, oni scias tamen nur en kiu kvartalo sed ne en kiu domo. La ĉefo de l' urba polico ordonas bombardi la kvartalon, por tiel kapti aŭ elimini la teroriston. 500 loĝantoj, inter ili multaj infanoj, estas mortigitaj, Osama bin Laden sukcesas fuĝi. La ĉefpolicano deklaras, ke spite al tio la bombardo estis granda sukceso, ĉar oni mortigis ankaŭ kelkajn kunulojn de la ĉefteroristo, forpelis la aliajn, tiel ke la kvartalo nun estas liberigita de terorismo.

Fikcio kaj realo

Kio okazus, se tiu ĉi raporto ne estus fikcia sed reala? Kompreneble sekvus mondvasta abomeno, la ĉefpolicanon oni akuzus pro murdo. En nia reala mondo ne estis kvartalo de Berlino sed Afganio, kiun oni (t. e. okcidentaj landoj sub gvido de Usono) bombardis; mortis 5000 civiluloj, inter ili multaj infanoj; Osama bin Laden povis fuĝi kaj ĝis hodiaŭ ne estas trovita. Tamen Usono deklaris, ke estis granda sukceso, ĉar oni liberigis Afganion de talibano. Neniu akuzas Usonon (kaj la kunmilitintajn ŝtatojn).

Se vere temus pri liberigo de Afganio, jam jarojn antaŭe Usono devus militi kontraŭ talibanoj, ĉar la kruelaĵoj de tiuj ekstrem-fundamentistaj islamanoj (malavare subvenciitaj de Usono) delonge estis konataj. Sed, kiel deklaris la usona ministro pri eksterlandaj aferoj komence de la milito, faligi la talibanan reĝimon ne estis la celo sed nur rimedo, por tiel kapti Osama bin Laden.

Lerni de Israelo

En marto de 2002 la usona registaro aperigis la jaran raporton pri homaj rajtoj. En ĝi ampleksa ĉapitro ĉiam temas pri „arbitraj kaj kontraŭleĝaj mortigoj”. Tiun jaron Usono denuncis la israelan armeon, ĉar ĝi mortigis 33 supozatajn palestinajn teroristojn en la okupita teritorio kadre de „likvida politiko”, kiel eŭfemisme oni nomas tian murdadon. Komence de novembro de l' sama jaro per raketo el aviadilo Usono eksplodigis aŭtomobilon en Jemeno, en kiu mortis ses teroristoj de Al-Kaida, inter ili viculo de Osama bin Laden – do ekzakte laŭ metodo aplikita de la israela „likvida politiko”. La usona vicministro pri defendo laŭdis la „tre sukcesan” operacon. Parolisto de prezidanto Bush [buŝ] diris: „Se temas pri teroristoj, kiuj volas mortigi nin, la prezidanto defendas kaj protektas Usonon.” Kiam ĵurnalisto demandis, ĉu do Usono ne plu kontraŭas la israelajn kontraŭleĝajn mortigojn, parolisto de la prezidanto diris: „Nia politiko rilate al la israela-palestina konflikto ne ŝanĝiĝis.” Per aliaj vortoj: se du agas same, ne estas sama afero – israela armeo krimas, usona ne. La sveda ministro pri eksterlandaj aferoj Anna Lindh kritikis: „Ankaŭ teroristojn oni devas trakti kongrue kun internacia juro. Alikaze ĉiu lando povas komenci ekzekuti tiujn, kiujn ĝi taksas teroristoj.”

Malamikoj

Usono instalis krome novan jursistemon por (pli ĝuste: kontraŭ) teroristoj. Kaptitajn 600 talibanojn kaj membrojn de Al-Kaida ĝi enkaĝigis simile al bestoj en Guantanamo (sur Kubo), ilin oni deklaris illegal enemy combatants, t. e. kontraŭleĝaj malamikaj batalantoj; ili do havas juran statuson nek de militkaptitoj nek de krimuloj, do ankaŭ ne ĝuas koncernajn rajtojn laŭ nacia kaj internacia juro. Ili restas kaptitaj sen advokato, sen proceso, sen juĝisto, sen kontakto kun parencoj tiom longe, kiom plaĉas al Usono, pli precize al usona prezidanto, ĉar (laŭ klarigo registara) la prezidanto mem decidas, kiu estas tia „malamiko” kaj kiom longe.

De defendo al prevento

Konforme Bush ŝanĝis ankaŭ la strategion: nun Usono rajtas je preventa milito. Tio signifas, ke oni povas ataki iun ajn landon, se la prezidanto nomas ĝin malamika al Usono, ankaŭ se tiu lando ne atakis Usonon aŭ usonanojn (aktuale: Irako). Li konvinkis pri tiu ĉi nova strategio ankaŭ la membrojn de NATO, kiu nun ne plu estas nura defenda alianco sed ataka; nova intervena trupo povos ekmiliti ie ajn en la mondo. Konsekvence ĉiuj ministroj, kiuj ĝis nun nomis sin „defendaj”, estonte devus titoli sin „milit-ministroj”.

Kiel ajn, nun do estas klare, kial Usono tiom timas kaj verve kontraŭbatalas la mondan tribunalon. Ĝi estas en tio en bela kompanio de aliaj protagonistoj de internacia juro kaj homaj rajtoj, ekzemple Rusio, kiu deklaras ĉiun ĉeĉenon teroristo, ekzemple Ĉinio, kiu dum jardekoj subpremas tibetanojn.

Kion ni lernas per tio? Ke en la historio ofte unu sola homo povas renversi kaj perversigi ĉion. Aktuale tia homo estas fanatika murdisto Osama bin Laden.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Paŝoj al paco

Dek du norveginoj iniciatis Internacian Virinan Marŝon por Homaj Rajtoj en Israelo kaj Palestino, invitante virinojn el la tuta mondo partopreni. Alveninte en Tel-Avivo la 2an de aprilo, ili marŝos tra rifuĝejoj, vilaĝoj kaj urboj en ambaŭ landoj, kaj finos per granda fratiniĝa kunveno en Jerusalemo la paskan dimanĉon, la 20an de aprilo.

La marŝo estas fondita sur la Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj sur la principoj de neperforto. Ĝi efektiviĝos laŭ la spirito de Gandhi kaj Martin Luther King. Partoprenantoj memorigos unu la alian pri la admono de Gandhi ne subtaksi la eblon de unuopulo ŝanĝi la mondon.

La virinoj klarigas: „Ĉar en tiu regiono tradicie estas armitaj la viroj, ni pro sekureco decidis, ke en ĉi tiu marŝo partoprenu nur virinoj. Ni volas kontribui al restarigo de paco, homamo kaj homa digno.”

Ili aldonas: „Homoj spektas la suferadon de la popoloj en Meza Oriento. Politikistoj ne povas trovi solvojn, kiuj utilos al la popoloj de Palestino kaj de Israelo. Politikajn agojn regas potencavido, dominemo, intrigoj kaj egoismo. Homoj serĉas, kion fari por kontribui al paca solvo.”

Pacalianco

Celoj de la marŝo estas interalie starigi respekton por homaj rajtoj en la regiono kaj subteni tiujn en ambaŭ landoj, dezirantajn respekton por internacia juro per ĉesigo de la okupado kaj per starigo de justa paco kun sekureco por ĉiuj loĝantoj. La virinoj kunlaboras kun israelaj kaj palestinaj pacaj kaj virinaj organizaĵoj kun subteno de la norvega pacalianco kaj la norvega filio de la Virina Internacia Ligo por Paco.

En Israelo kaj en Palestino la marŝantinoj gastos ĉe israelaj kaj palestinaj virinoj kaj partoprenos iliajn „milojn da interparoloj” pri alispeca kaj pli bona estonteco. Krome ili plantos novajn olivarbojn, kie la antaŭaj estas forhakitaj.

Intertempe la ĉefkomitato en Norvegio provas starigi komitatojn en aliaj landoj por varbi virinojn por partopreni en la marŝo kaj virojn por alimaniere helpi. Pozitive reagis homoj en dudeko da landoj en Eŭropo, Afriko, Azio kaj Ameriko.

Detaloj pri la marŝo kaj la paciniciato troveblas ĉe www.humanrightsmarch.org.

Douglas DRAPER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Brave, prezidanto Putin!

Mi fieras pri la rusa prezidanto Putin: al ĵurnalistoj francaj kaj danaj li kuraĝe kaj rekte esprimis tion, kion evitas mencii (aŭ ne komprenas) aliaj eŭropaj ŝtatestroj: nome la totalan tut-islamisman militon kontraŭ nia civilizacio.

Dum Danio miope hejmigis konferencon de ĉeĉenaj t.n. batalantoj por libereco, iliaj islamaj gefratoj en Moskvo tenis 800 teatrajn spektantojn kaj aktorojn dum tri tagoj timigataj kaj humiligataj: ĉu eblas imagi la suferojn de tiuj senkulpaj homoj, feste vestitaj por teatro, kiuj subite trovis sin en speco de koncentrejo? Dume teroristaj gefratoj same tenis aliajn „kaŭciulojn” – eksterlandajn oficistojn de la Ruĝa Kruco – en Ĉeĉenio mem. Jarojn pli frue teroristoj detranĉis la kapojn de aliaj okcidentanoj venintaj ilin helpi.

Menciante ĉi-tiujn abomenaĵojn, mi ne turnas „blindan okulon” al la suferado de la ĉeĉena loĝantaro. La milito en Ĉeĉenio teruras. La tiea rusa armeo konsistas el malsataj, nepagataj, koleraj soldatoj, sed tia estas la armeo, kian Rusio nun havas: alia ne ekzistas. Rusio ne povas inviti ekzemple francan armeon ĉasi la banditojn en la montaro. Kaj, male al la tragedia periodo de amasa ekzilado de ĉeĉenoj fare de Stalin, la popolo rajtas nun libere forveturi al siaj fundamentistaj fratoj en Saudi-Arabio kaj aliloke. Temas ne pri tio, ke minoritato suferas malliberecon flanke de Rusio kaj tial volas sin apartigi. Male: la liberecoj de Rusio nun ŝajnas al ili „okcidente troaj”: sekve ili deziras vivon laŭ la leĝoj de „ŝario” – mezepoka islama kodo.

Ĉantaĝata de teroristoj

Ĉeĉenio (samkiel dekoj da aliaj regionoj) estas parto de Rusio dum jarcentoj. Neniu respondeca lando permesus sin spliti ĉantaĝata de teroristoj kaj ĝi ne permesus fondiĝon de nova malamika ŝtateto – satelito de internacia militema islamo – tuj ĉe sia landlimo.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Do kial simpatioj de eŭropaj amaskomunikiloj restas je ĉeĉena flanko? Kial ili „promocias” islamajn teroristojn je nivelo de „batalantoj por libereco”? Kial ili „glorigas” sabotulojn-murdistojn, kiuj fie provokas kaj ekspluatas la civilizecon de ekzemple Rusio, Usono aŭ Israelo?

Respondo jenas: dum la lastaj jardekoj Eŭropo „memvole” islamiĝis, enlasante preskaŭ 30 milionojn da enmigrintoj el islamaj landoj. Temas ne pri fuĝintoj de fi-reĝimoj kaj de ŝariaj leĝoj, ne pri fuĝintoj, kiuj aspiris al libereco. Male: ili penas adaptigi Eŭropon al islamismo, plenprofitante de liberalisma socio (kaj malavara soci-helpo). Sub sekura tegmento ili eĉ sukcesas minaci kaj surdigi voĉojn de liberpensantoj.

Pereo de civilizacio

Okazis do speco de dua „rekonkero” de Eŭropo (ankaŭ de Kanado kaj parte Usono) ĉi-foje sen armiloj sed danke al „maldekstrula liberalista internacio” aspiranta al „solidareco” kun ĉiuj suferantoj de la mondo. Nekredeble, tamen jam en 1913 rusa verkisto Vasilij Rozanov skribis: „La eŭropa civilizacio pereos pro kompatemo. La pereo de la eŭropa civilizacio montriĝos kiel paralizo kontraŭ ajna malico, ajna fieco, ajna malico: finfine maliculoj disŝiros la mondon.”

Tamen kiel eblas, ke la plej obskura el nuntempaj religi-sociaj instruoj montriĝas tiel bonvena en tradicie kristana Eŭropo – Eŭropo, kies sudaj landoj ankoraŭ memoras sian bataladon kontraŭ islama jugo, kaj kie eĉ regiono-nomoj portas araban signifon (ekzemple Andaluzio – „konkerita Hispanujo” en mezepoka araba)? Kiel klarigi, ke islamaj teroristoj, okupintaj kristanan sanktejon en la Sankta Lando, poste trovis varman akcepton en eŭropaj landoj, dum la viktimo, Israelo, restis akuzata pro ĉiuj pekoj? Kaze de Israelo, klarigo kuŝas en anti-semitismo/anti-cionismo/anti-israelismo tradiciaj. Tamen rilate Rusion tia „motivado” ne validas: devas esti io alia.

Kontraŭ-revoluciuloj

Tion klarigi helpas nocio pri „socia proksimeco” iam vaste uzata en Sovetio, kie politikaj arestitoj (laŭ fifama kodpunkto 58) kaj simplaj krimuloj estis kune tenataj. Laŭ proletaj soci-klasaj konceptoj, la krimuloj estis socie pli proksimaj kaj preferataj ol la inteligentaj „kontraŭ-revoluciuloj”. Do la internacia liberalularo senhezite alianciĝas kun socie proksimaj „islamaj batalantoj” kaj diktatoraj islamismaj landoj vivantaj laŭ ŝaria leĝaro. Ili do elpaŝas kontraŭ la „socie fremda” 58a, kiun reprezentas Rusio, Usono kaj Israelo. Ili malsimpatias kun la landoj, kiuj unuaj devis ekmiliti por protekti sin kontraŭ atakanta tut-islamismo.

Simile al Eŭropo en la 30aj jaroj, kiam oni rifuzis rekoni la danĝeron de hitlerismo (ĉu koincide, ke jam tiam islamismo alianciĝis kun Hitler), nuntempe oni penas „pacigi” islamismon. Historio montras, kiom kostis tiamaj hezitoj kaj prokrastoj: ĝi klare distingas la rolojn de Chamberlain kaj Dalladier unuflanke disde tiu de Churchill de la alia flanko.

Nun, dum Rusio plu tenas amikajn rilatojn kun Irako kaj Irano pro miopaj komercaj bezonoj, ĝia prezidanto ŝajne ekvidas tre klare la grandan bildon. Malgraŭ ĉiuj evidentaj malsimilaĵoj, ĉu Putin rolos kvazaŭ rusa Churchill?

Alexander GOFEN

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Amnezio-amnestio

Lastatempe influa irlandano atentigis, ke por Irlando la du mondomilitoj neniam okazis. Tiu rimarko ne celis Nord-Irlandon, kie la loĝantaro – plejparte protestanta kaj uniista – ĉiujare memoras kaj honorigas tiujn, kiuj soldat-servis en ambaŭ militoj. Ne, tamen, en la Libera Ŝtato Irlanda (nun la Irlanda Respubliko).

Dum preskaŭ la tuta ekzisto de la moderna sendependa Irlando, la plej forta politika influo estis (kaj restas) Fianna Fáil [fjana fojl], la respublikisma partio. Kvankam batalis kaj mortis miloj da sudaj kaj nordaj irlandanoj de ambaŭ religiaj tradicioj kaj de la du konkurantaj politikaj sintenoj, kontraŭ- kaj por-brita, oficialaj instancoj en la sudo ignoris ĉi tiun fakton. Ili ŝajnigis, ke Irlando tute ne estis implikata en la militoj.

Apenaŭ estis fondita la Libera Ŝtato, kiam eksplodis enlanda milito en Irlando – evento, kiu eĉ pli forgesigis homojn pri la unua mondomilito. Estis kreita kaj konservata la mito, ke la sola grava konflikto en la unua kvarono de la jarcento estas malpaco en Irlando. Sekve familioj, kies filoj servis en la brita armeo dum la unua mondomilito, sentis, ke ili silentu kaj eĉ hontu pri ties partopreno en „brita” milito.

Memkreita amnezio

Similis la sinteno dum kaj post la dua mondomilito. Oficiale, Irlando estis neŭtrala, sed multaj irlandanoj volontulis kaj militservis en armeoj kaj sanservoj britaj kaj aliancaj. Denove, ili estas ignorataj kaj forgesitaj krom de siaj proksimaj familianoj. Laŭ tiu ĉi sama memkreita amnezio, Irlando estas supozeble la sola lando (almenaŭ la sola okcidenta, ĉar sovetunianoj nomis ĝin alimaniere), kiu neniam uzis la esprimon „dua mondomilito” kaj persiste nomas ĝin en la angla lingvo „the emergency” [eméĝansi], do „la krizokazo”.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Nur en la lastaj jaroj de la dudeka jarcento aperis en irlandaj tombejoj tomboŝtonoj sur la lastaj kuŝejoj de irlandaj soldatoj mortintaj en la unua kaj dua mondomilitoj. En la sama pli tolerema periodo estis restaŭritaj memorĝardeno kaj monumento konstruita en Dublino post la unua mondomilito. La historio de tiu ĉi ĝardeno estas tristega. Ĝi konsistas el granda parko apud supera parto de la urba rivero kaj enhavas trankvilan rozĝardenon ĉirkaŭitan de ŝtona muro. En ĝi estas fontoj, lageto, pavilonoj kun kvar loĝioj, en kiuj estis konservitaj grandaj pergamenaj memorlibroj kun nomoj de falintoj. La tuto estas planita de angla arkitekto, Edwin Landseer Lutyens, kiu respondecis interalie ankaŭ pri la barata ĉefurbo Nov-Dilio.

Pompaj konstruaĵoj

La intermilita irlanda registaro de Éamon [ejmon] de Valera nur malvolonte agnoskis la ekziston de la memorĝardeno kaj decidis ne inaŭguri ĝin. En la jaroj, kiuj sekvis, ĝi estis tute neglektata: la pompaj konstruaĵoj estis viktimoj de vandaloj, kaj la memorlibroj estis detruitaj. Tamen lastatempe pli bonvolaj aŭtoritatoj riparis la damaĝon kaj ree priplantis la ĝardenon per aromplenaj sangruĝaj rozoj.

Vizitante ĝin, mi pensis pri la junaj idealistoj kaj naivaj viktimoj de arogantaj generaloj, kiuj estis mortigitaj samtempe en Flandrio kaj sur la stratoj kaj en la kampoj de Irlando. Precipe mi memoris la ironion, ke kaj soldatoj en Belgio kaj batalantoj en Dublino estis konvinkitaj, ke ili militas por Irlando kaj por ĝia libero. Frapanta ekzemplo estis du amikoj, ambaŭ poetoj, ambaŭ fervoraj naciistoj, Thomas MacDonagh [tomas mkdonaĥ] kaj Francis Ledwidge [franses ledŭiĝ]. La unua estis mortpafita kiel ribelinto en milita malliberejo proksime de la memorparko. Lia plej konata versaĵo havas la titolon „La flava botaŭro”. Kiam Ledwidge, volontulo en irlanda regimento de la brita armeo, eksciis pri la ekzekuto de sia amiko, li verkis kortuŝan lamenton: „Ne aŭdos li tra l' nuba ŝtorm' / Dum lasta dorm', botaŭron”. En 1916, unu jaron post verkado de la poemo, Ledwidge mortis en Flandrio.

Laŭ registara decido nun finfine okazas dum somero en Irlando memortago por honorigi geirlandanojn, kiuj servis, vundiĝis kaj mortis en ĉiuj militoj kaj kampanjoj, same en la pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉar tiu ĉi evento estas relative nova en Irlando, ĝi ankoraŭ ne interesas gejunulojn, kiuj neniam spertis hororon kaj tragedion de milito kaj masakro. Espereble ĉi tiujn ili neniam spertos.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La gepatra de Zamenhof

Mi ne reagus, se mi vidus la aserton, ke la pola estis la gepatra lingvo de Ludoviko Zamenhof. Sed vidi tion en grandaj literoj, en emfaza titolo estas ŝoke. Antaŭ kvin jaroj en MONATO (1997/12, p. 18-19) aperis mia artikolo „Enigmoj de Ludoviko Zamenhof”, ĵus represita en „Vojaĝo en Esperanto-lando”. Jen la koncerna fragmento:

„Kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof? Liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida [4]. Ekde la 4a jaro li lernis la hebrean [4], kaj li ekposedis ĝin en tia grado, ke li tradukis (sola!) en Esperanton la tutan Malnovan Testamenton rekte el la hebrea originalo. Kiam li estis 14-jara, lia familio transloĝiĝis el Belostoko en Varsovion, kie Ludoviko uzis ankaŭ la polan. En infanaĝo li eklernis la germanan kaj francan kaj sciis ilin tre bone, precipe la germanan. Poste li eklernis la anglan, kies nemultaj morfologiaj formoj donis al li la ideon, ke la artefarita lingvo devas havi nur minimuman gramatikon. Li studis profunde la latinan kaj antikvan grekan. Krome, li lernis iomgrade la italan kaj litovan. La supremenciitaj lingvoj diversgrade kontribuis al la kreo de Esperanto. Post la publikigo de Esperanto li konatiĝis kun la hispana kaj eble kun kelkaj aliaj lingvoj: almenaŭ kun tiuj, en kiuj aperis lernolibroj de Esperanto.”

Boris KOLKER
Usono

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

„Dio, benu Usonon!”

Unue mi volas danki vin pro aperigo – eĉ surkovrile – de mia artikolo Dio, benu Usonon!, kaj pro riĉaj ilustraĵoj al ĝi en la numero 11/2002, p. 9. Ilia abundo kaj grandeco estis tute neatenditaj, konsidere al la ĉiama spacomanko. Do, des pli dankon. Tio estis agrabla surprizo.

Tamen estis ankaŭ io malagrabla: temas pri nepetita „kontraŭ”-ilustraĵo al mia letero „Kies akvo...” en la sama numero. La foto montranta plorantajn palestinaninojn – eble patrinojn de ŝaĥidoj („martiroj” en la araba, t.e. sinmurdantaj sabotuloj), evidente celas obĵeti la pozicion de mia letero, ke ne Israelo estas buĉanto en la trudita milito. Esence ĉi-foto apartenas al ies alia artikolo, kaj tio ne ŝajnas esti bona ĵurnalisma praktiko.

Ĉu mankas fotoj de plorantaj israelaj virinoj, fotoj (pardonu – tro „grafikaj”) de eksplodintaj korpopartoj de civila loĝantaro, de viva homa karno „farĉita” per najloj, de pafitaj israelaj beboj, lernejanoj, preĝantaj pilgrimoj, ktp? 15 mil (!) teroragoj kontraŭ Israelo dum la lasta du-jara milito estis faritaj: tamen ne pensu pri iu ajn bilanco entute se temas pri Israelo! Eĉ simpla prezento de malaj opinioj pri la problemo ŝajne ne estas akceptebla por „moderna ĵurnalismo” – sen paroli pri la objektiva analizo, ĉar la realaĵo kaj la vero (eĉ se komplika) estas nur unu.

Kun tre miksitaj sentoj

Alex GOFEN
Usono

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

„Dio, benu Usonon! (2)”

Ĝenerale usonaj aferoj kritikitaj de Stefan Maul kaj aliaj estas inde subtenataj. Multaj nuntempaj programoj de la Bush-administrado estas terure reakciaj, kaj korporaciaj skandaloj infektas ĉiun nivelon de la registaro. Kvankam redaktoro Maul juste ricevas plenan respekton, oni devas agnoski, ke samideano Aleksandro Gofen havas validan vidpunkton pri „internacia inspirita konspiro” kontraŭ Usono.

Mi konsentas, ke la usona registaro flankenstaras en loko neakceptebla pri la kiota protokolo, tribunala justeco, putrantaj homrajtoj, ŝovinisma malrespondeco, militemaj paroladoj kontraŭ Irako, ktp. Sed la inundo de etaj vortatakoj sen inteligenta argumentado ne meritas spacon en mondvasta gazeto kiel MONATO. Ne necesas atingi universalan interkonsenton. Tamen, kiel s-ro Gofen sugestetis, la usona civitanaro meritas inteligentan diskuton inter la internacia amaskomunikilaro. La novembra kovrilo de MONATO estas hontinda: ne ĉiuj usonanoj estas naciemaj flagsvinguloj. Malgraŭ diferencoj ni piediru kune.

Usonaj kontribuantoj, bedaŭrinde, mankas en la paĝoj de MONATO, sed malfacilas partopreni en projekto, kiam la kritikistoj en la MONATO-rondo estas tiel severaj.

Elson B. SNOW
Usono

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Filmo ukraina

En MONATO 2002/10, p. 24, aperis artikolo Odoraĉas la fiŝo – almenaŭ en Rusio. Krom iom da informo pri la filmo, tie troviĝas tri misinterpretitaj faktoj.

La unua: la rusa ministro Miĥail Ŝvidkoj ne estas etna ukraino, sed nur havas ukrainecan familinomon. Li naskiĝis en Kirgizio, kaj ekde infanaĝo loĝas en Moskvo.

La dua: en Rusio (same kiel en ĉiuj normalaj landoj) oni povas malpermesi nur pornografian aŭ perfort-provokan kinofilmon. Se do Preĝo por hetmano Mazepa ne estis montrita en Rusio, tio signifas, ke la posedantoj de kinoretoj ne taksis la filmon sufiĉe kvalita. Ankaŭ malveras tio, ke rusa gazetaro atakis la filmon. Mi regule legas kinorecenzojn, kaj tre malofte vidis nur iujn menciojn pri la filmo. Kaj la ĉefa rusa kinomagazino La kinoarto eĉ ne aperigis grandan recenzon pri la filmo (mi speciale kontrolis per ties TTT-ejo).

La tria, kaj la plej grava. Neniam A. Puŝkin kaj A. Tolstoj prezentis Petron la 1an sadisto, tirano, sodomiulo, ktp. Tio estas rekta kaj intenca mensogo, ĉar verkoj de la menciitaj aŭtoroj estas bonege konataj kaj pristudataj ankaŭ en Ukrainio, kaj ajna ruslingva lernejano prave oponus ĉi eldiron. Sed eksterlandanoj ja, ne tre bone sciante la rusan literaturon, povus kredi, ke Puŝkin efektive verkis ion similan. Ĝuste tion celis la artikol-skribinto.

Laste. La artikolo, sendube, laŭ la temo apartenas al la rubriko, redaktata de mi (Arto). Sed la aŭtoro (atentu: pseŭdonima!), komprenante, ke rusa redaktoro ne ellasus tiom da malpravaj faktoj pri Rusio, preferis publikigi ĝin tra Moderna vivo.

Grigorij AROSEV
Rusio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ek al ekspedicio!

Ĉu vi ne nur vidis sed ankaŭ jam partoprenas la ekspedicion kun la bela kaj kamufla nomo OTANOM 2003? Ekde septembro pasintjara vi povas serĉi la ŝlosilajn vortojn por tiel trovi la kaŝlokon de tiu enigma talismano. Se vi eltenas naŭ monatojn (do MONATOJN) ĝis majo ĉi-jara, vi povos gajni premion de ne malpli ol 350 eŭroj (por ne-eŭropanoj: tio egalas al 350 usonaj dolaroj – sed ne supozu pro tiu ĉi atentigo, ke la kaŝloko troviĝas en Usono!) en la unua rango, 170 eŭrojn en la dua kaj 80 eŭrojn en la tria rango. Ĉiu el tiuj belaj sumoj superas jaran abonkotizon de nia revuo – do eĉ se vi ne havus alian motivon por plu aboni, jen vera kialo: tutcerte valoras elspezi monon por kotizo en 2003 por gajni pli multan monon, ĉu ne?

Kial ni proponas al vi tiun ĉi konkurson? Nu, ĉar ni estas ruzaj. La ĝustajn solvojn por noti la koncernajn ŝlosilvortojn vi povas trovi nur, se vi atente legas la artikolojn kaj tekstojn en ĉiu kajero. Tiel do ni instigas vin, legi ĉiun numeron komplete, ĉar ni ja volas esti certaj, ke neniu el niaj aŭtoroj vane verkis por vi. Sed el niaj enketoj ni scias, ke ne malmultaj abonantoj vere legas preskaŭ ĉion en MONATO. Do ne estos granda peno por tiuj ĉionvorantoj, trovi la respondojn al la demandoj en la „indikiloj”. Nelaste estas ankaŭ amuze, partopreni tian defian por la cerbo ludon.

Tio havas tradicion. En nia magazino dekomence, longe antaŭ la invento de la tiel nomata „amuzosocio”, ĉiam ankaŭ distraj elementoj trovis lokon, ĉar ni volis kaj volas prezenti al niaj legantoj ne nur pezajn kaj sekajn temojn de politiko, ekonomio kaj kulturo, sed ankaŭ igi ilin rideti aŭ ridi en mondo ofte ne tre gajiga. Tamen, kompreneble, nia unua kaj precipa celo estas kaj restas informadi vin pri gravaj temoj, instigi kaj helpi vin orientiĝi en komplika mondo. Ke en tio ni sukcesas, por tio jen kaj jen ni ricevas konfirmon. Ekzemple ĵus itala leganto, kiu skribis, ke de „multegaj jaroj” li abonas, flatis nin per laŭdo, ke nia revuo „ĉiam donis/-as al mi tre vastajn instruojn, stimulajn instigojn kaj ĝuon kaj ĝojon”. Tion fari ni klopodas, kompreneble, ankaŭ en 2003.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Stefan Maul

Ĉefredaktoro, Augsburg, Germanio

Naskita en 1940 en la tiama Jugoslavio, kiel kvarjarulo kun mia (germana) familio mi rifuĝis, pro la milito, al Germanio. Sekvis la kutima „kariero”, kun universitata diplomo de katolika teologio kaj profesio de ĵurnalisto. Ĝin mi praktikis en pluraj postenoj, fine kiel politika redaktoro de ĵurnalo en Augsburg, kie (kun interrompeto) mi vivas de pli ol 30 jaroj. De iom pli ol unu jaro mi estas pensiulo, dediĉanta laŭeble plej multan tempon al la familio kun du filinoj kaj kvin genepoj (inter ili ĝemelinoj).

Bedaŭrinde, praktikadon de miaj preferataj hobioj – ĉarpentado (kaj aliaj manlaboroj en nia feria domo), pentrado kaj biciklado – iom malhelpas sekvoj de ses operacioj, kiujn suferis mia dekstra mano.

En Esperantujo mi aktivis precipe ĵurnaliste, fine – en 1980 – kun Torben Kehlet mi fondis ĉi tiun revuon, kiu estas unika laŭ pluraj, precipe ĵurnalismaj, kriterioj. Tion realigi eblis, kompreneble, nur per fervora helpado de multaj, multaj aliaj (kiuj parte prezentis sin en ĉi tiu rubriko). Inter la libroj, kiujn mi verkis aŭ editoris, la du plej gravaj estas Manlibro pri Ĵurnalismo kaj Deklingva Manlibro pri Politiko. Lastatempe mi krome aktivas en la Akademio de Esperanto, gvidante ties konsultan komisionon. Mia forta espero estas, ke kaj vi kaj mi kaj MONATO vivos bonfarte ĝis 2005, kaj ni kune povos festi la 25-jaran jubileon de nia unika magazino!


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Katalin Kováts

(revizianto, Nederlando)

Mi estas lingvisto kaj metodologo, kaj daŭre havas postenon en hungara universitatranga katedro de aplikata lingvistiko, kie inter aliaj ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por estontaj lingvistoj. En mia doktora disertacio mi analizis la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Krom doni teoriajn lekciojn, mi ankaŭ trejnas lingvoinstruistojn pri metodologio, kies spertojn mi aktive uzas en la plibonigo de Esperanto-instruado. Mi gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj metodikajn seminariojn dise en la mondo (antaŭe kiel Katalin Smidéliusz), kaj nuntempe mi okupiĝas pri la redaktado de la porinstruista ttt-ejo www.edukado.net, kaj estas la vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR). Mi estas kunlaboranto de MONATO de ĉirkaŭ jardeko, kaj la provlegado helpas min regule perfektiĝi en la lingvouzo.

Pro grandaj ŝanĝoj en mia persona vivo, en la dua duono de 2001 mi ekloĝis en Nederlando kaj preskaŭ tutan tempon mi dediĉas al mia plej nova, poreterna hobio: eduko de nia fileto Martin, kies amplena kaj kvinlingva babela vivo ŝajnas al mi vera eksperimento (interesa ankaŭ lingvistike).


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Mortigi memmortigon

Fine de 2002 Ĉinio unuafoje publikigis rezultojn de esplorado rilate memmortigon. Raportite estas, ke ĉiujare mortigas sin en Ĉinio 287 000 homoj: memmortigo iĝis unu el la kvin grandaj mortokaŭzoj (kune kun apopleksio, bronkito, hepata kancero kaj pulmito).

La esplorado montras, ke ĉiujare mortigas sin en Ĉinio po 23 homoj el 100 000 loĝantoj. La relative alta cifero – kompare kun multaj aliaj landoj – prezentas apartajn karakterizaĵojn: morto en la kamparo estas la trioblo de tiu en la urboj, kaj 90 % de la mortintoj estas malriĉaj kamparanoj – efektive ofte kamparaninoj. Ĉinio estas la unusola lando en la mondo, kie virinaj memmortigoj superas virajn (je 25 %).

Psikologia influo

Specialisto ĉe la Esplora Centro pri Mensa Krizo en Pekino, Li Xianjun, atentigis, ke krom la memmortigintoj ekzistas ankaŭ du milionoj da homoj, kiuj ĉiujare sensukcese provas sin mortigi. La specialisto memorigis al la registaro, ke unu memmortigo estigas psikologian influon al kromaj kvin homoj.

Nur 7 % de la memmortigintoj vizitis kuraciston aŭ specialiston antaŭ la morto por diskuti sian mensan staton. Kaŭzas parte tion la fakto, ke en Ĉinio mankas psikologoj: tiuj, kiuj ja ekzistas, koncentriĝas en grandaj urboj.

Rezulte la registaro fondis apartan instancon por esplori kaj eventuale solvi la memmortigan problemon. Tio signifas, ke en la plej loĝata lando de la mondo unuafoje ekestos tutlanda organizaĵo por identigi kaj laŭeble helpi memmortigontojn.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Parolema popolo

Laŭ esploro en Litovio montriĝis, ke ĉ. 40 % de la loĝantaro scias almenaŭ unu lingvon krom la gepatra; ĉ. 25 % scias du kaj ĉ. 6 % tri aŭ pli. El preskaŭ trimiliona loĝantaro scias ĉ. 900 000 homoj nur la gepatran lingvon, dum ĉ. 350 000 nelitovoj – precipe poloj, rusoj kaj belorusoj – scias la litovan.

La rusan scias 60 % de la litovoj, la anglan ĉ. 17 %, la polan ĉ. 9 %, la germanan ĉ. 8 % kaj la francan ĉ. 2 %. La junularo pli bone regas anglan kaj germanan lingvojn: ĉiu dua 15-19 jaraĝa junulo parolas la anglan kaj ĉiu kvina la germanan.

Kompare kun aliaj baltaj landoj, Latvio kaj Estonio, la rusa lingvo estas plej vaste parolebla en Litovio (en Latvio ĉ. 44 % kaj en Estonio ĉ. 42 % de la loĝantaro ĝin scias). Aliflanke la angla kaj la germana estas plej vaste konataj en Estonio.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj

Meze de la 20a jarcento en ukrainaj lernejoj al oni estis instruataj, ke Nikolaj Vasiljeviĉ Gogol, aŭtoro de la mondfamaj Malvivaj animoj, Revizoro kaj multaj aliaj, estas klasikulo de la ukraina literaturo. Sed jen evidentiĝis, ke nun en Ukrainio la verkojn de Gogol oni lernas kiel verkojn de rusa verkisto, rusa klasikulo. Do, al kiu popolo apartenas la verkisto?

Gogol naskiĝis en Ukrainio la 1an de aprilo 1809. Li originis el bunta familio: inter liaj prauloj estis kaj pastroj, kaj militistoj, kaj caraj oficistoj. Ne estas mirinde, ke en liaj vejnoj fluis ankaŭ pola sango (nemultaj scias, ke oficiale li havis duoblan familinomon, kaj en privataj leteroj al la patrino li ĉiam subskribis jene: Nikolaj Gogol-Janovskij). Pro tio do neniel eblas nomi la karakteron de Gogol, ekz., pure rusa aŭ ukraina, ĉar li prenis po iom el ĉiuj „siaj” nacioj. Lia patro, etbienulo, amatore okupiĝis pri dramverkado kaj reĝisorado, sed tio ne multe influis la verkadon de Gogol, ĉar lia patro mortis, kiam la onta verkisto havis nur 16 jarojn.

En 1828, fininte gimnazian lernadon, Gogol forveturis en Peterburgon, kaj de tiam lia vivo estis rekte ligita kun Rusio. Kvankam li multajn jarojn pasigis en Eŭropo (Svislando, Francio, Italio kaj eĉ Jerusalemo), en siaj verkoj li prezentis la ukrainan vivon. Estas elstaraj verkocikloj La vesperoj en la vilaĝo apud Dikanjka, Mirgorod1. Tie li priskribis la belan naturon de Ukrainio, ties etoson, popolon, kantojn kaj kutimojn. Sed de la alia flanko, li tre multe verkis pri Rusio, kaj aparte pri ĝia norda ĉefurbo. Ĝuste Gogol estis la unua, kiu prezentis Peterburgon la fantasta, malreala, freneziga, groteska urbo, urbo, kie povas okazi la plej nekredeblaj kaj foje tragikaj eventoj (La palto, La nazo, La portreto).

Dum preskaŭ 15 jaroj li laboris pri Malvivaj animoj, lia plej grava verko, en kiu estis majstre unuigitaj lia imago pri la (tiama) nuno de Rusio, kaj liaj konsideroj pri la ukraina kulturo. La duan volumon de Malvivaj animoj Gogol bruligis la 11an de februaro 1852, 21 tagojn antaŭ la morto.

Do, sendube, Gogol reprezentas kaj la rusan, kaj la ukrainan literaturojn. Lia genio sufiĉis por en ambaŭ okazoj fariĝi vere elstara kaj neimitebla. Tio plian fojon pruvas, ke la du nacioj havas tre multajn komunajn trajtojn, inter kiuj literaturo estas tre (kaj eble la plej) grava.

Dmitrij CIBULEVSKIJ
/ G. AROSEV
1. Dikanjka, Mirgorod – vilaĝoj en Poltava gubernio, kie Gogol mem naskiĝis. Ĝuste al ĉi tiu loko estas dediĉitaj la cikloj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Misa mondo

Amuze, ke tiu ĉi esprimo pri misa mondo en la plimulto de la lingvoj donas ideon de belec-reĝino, angle miss. Verdire la belec-reĝinoj, sendepende de iliaj voloj, eniras la agojn de nia misa mondo. Kiu povus diveni, ke post preskaŭ 1500 jaroj, la profeto Mahometo mem, la fondinto de islamo, ne rajtus elekti siajn multajn edzinojn el belec-reĝinoj el la tuta mondo, kompreneble vestitaj per kvazaŭ uniformo en stilo de Evo, aŭ – kiu scias – de Kleopatro aŭ ventrodancistino?

Mortpuno al ĵurnalisto

La povra ĵurnalistino Isioma Daniel naive publikigis la tre trafan ideon, ke Mahometo estus povinta organizi tian renkonton, jes, por facile elekti siajn edzinojn. Ĉu io kondamninda en ĉi tiu simpla logika sugesto? En la misa mondo de islamo jes; laŭ ties ŝario, temas pri profanado al profeto, do ago puninda kaj punata per morto. Simple, ĉu ne, kaj oni diras, ke Niĝerio estas civilizita lando, eĉ se centoj, miloj da mortoj pro religiaj motivoj, konfliktoj inter kristanoj kaj islamanoj estas normala okazaĵo tute kongrua al la ideologio de bin Laden. La kristanoj kaj ties belulinoj estas portantoj de la forigenda demono.

Estas bedaŭrinde konstateble, ke la islamaj demonoj ne nur kun sia specifa terorismo sed per siaj vivsistemoj, tradicioj, maltoleremo invadas la tutan mondon. En l'Express n-ro 2681, enketo montras la islaman maltrankviligan influon en Francio ne nur en la kutimoj, religio, sed en la tuta ekonomio. Jam vivas tie kvin milionoj da islamanoj, kiuj posedas oficiale 1600 luksajn moskeojn, kaj islamo fariĝis la dua influa religio en la lando. La laikeco estas entute minacata, forgesita kaj kondamnita de obskurantismo.

Pint-modelo Gisele

La plej fama vivanta manekeno de nia misa mondo dume estas Gisele Bündchen (prononcu laŭ via kapablo, eble „bindĥen”). Ŝi estas feliĉa produkto de ĝermana ĝermo el Germanio, kiu elvolviĝis en subtropika grundo de Brazilo. Tiu fakto sendepende de dia volo transdonis al ŝi la surrealismajn dimensiojn, pri kiuj niaj inoj revas sed kiujn bonŝance ili ne atingas, ĉar tio fuĝas el normala estetiko. La preskaŭ senkarna skeleto de Gisele kun aparte bone lokitaj tuberoj havas la sekvajn karakterizojn: alteco 1,79 m, pezo 51 kg, brusto 89 cm, talio 57 cm, koksoj 89 cm. Kiel fabrikanto de porvitrinaj manekenoj mi scias, ke tiuj ĉi mezuroj jam estis donitaj de la fama modfirmao Christian Dior en 1947, kiam ĝi kiel specon de revolucio prezentis la New Look (novan aspekton) por la modo.

Bedaŭrinde la plej fajnaj belec-reĝinoj, la stelulinoj, neniel eniras ĉi tiun normon pri proporcioj, tiel ke ni ne povas rekte modli artistan stelulinon por manekeno. La plej bela virino estas nur reala, ŝi ne transponiĝas al la deziro de la homa menso. Manekeno ĉu vivanta, ĉu pupo el plasto, devas indukti ĉe la geaĉetantoj surrealan senton de ideala supereco, beleco, la virino aparte rigardas la manekenon kaj sin vidas kvazaŭ en spegulo, tial la manekeno funkcias kiel instrumento de konsumismo kiu vendas. Kaj vere amuze, G. Bündchen fariĝis viktimo de konsumismo ... pro ekologia falsa problemo de nia misa mondo.

La krimo de Gisele

Ŝi estas tiom fama, ke ŝi ne leviĝas el la lito por malpli ol 10 000 usonaj dolaroj ... oni ne informas kiom ŝi postulas por kuŝiĝi en tiu sama lito. Sed kiel profesiulino pri defilado por modaj produktoj ŝi tute ne havas preferojn, tiel, kiam firmao pri peltoj kun la marko Black-glama invitis ŝin por prezenti felajn vestaĵojn, ŝi tute ne pensis pri nekonveneco de ĉi tiu laboro.

La NRO Peta (Ne-Registara Organizaĵo Personoj por Etika Traktado de la Animaloj) trude, sen etiko, sen takto invadis la defilejon dum prezentado de Gisele en Victoria's Secret kun protestaj paneloj kiuj diris „Gisele: fur scum” (Gisele: fela feĉo), kio malfacile povas esti aplikita al ŝi. Ŝi rapide respondis al ĵurnalistoj, ke ŝi amas la animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn, la ĉinĉilojn, la mustelojn aŭ vizonojn cetere breditajn de la homoj. Kaj ĉu oni ne mortigas kokinojn kaj bovinojn kaj neniu ion diras? Jen do, klara manifestiĝo de pseŭdo-ekologio, kie tiu Peta hipokrite elmontras sian peta-stultecon (peta = duiliardo = 1015) ene de nia misa mondo.

Ho! Lula-la!

Luiz Inácio da Silva, nomata Lula, ankaŭ estas speco de produkto el la brazila ekvatora ĝangalo, sen felo sed barboplena kun oreloj de putoro. Ŝamana pulĉinelo, pufa, manipulita marioneto, ne posedanta la idealajn mezurojn de manekeno, li, sen ia estetiko, estas en la mondo la dua sindikata agitisto, kiu „demokrate” elektiĝis kiel prezidento de respubliko ...

Nu, bone, se profesoroj, doktoroj, sociologoj kaj aliaj eminentuloj ĝis nun ne kapablis honeste administri la ŝtaton de Brazilo, kiu scias, ĉu simpla tornisto kun primara klereco tion ne faros pli kompetente. Fakte kiel laboristo li ne estis tre lerta, ĉar li iam tranĉis al si fingron sub premo-maŝino. Oni ne aŭdis diri, ke li aŭtodidakte akiris multajn konojn krom tiuj de profesia agitisto en politiko, li tamen lernis retorikon, sed nur en portugala lingvo, kaj operacio ĉe lia lango ne sukcesis plene forigi la malagrablan lispadon de lia elparolado. Kiel referencon, ni tamen povas aldoni, ke li havas ŝtatestrajn amikojn, t.e. la du konatajn latin-amerikajn diktatorojn, nome Fidel Castro [kastro] el Kubo kaj Hugo Chávez [ĉaves] el Venezuelo.

Lia intenco premi la popolon sub la jugo de forta ŝtato jam estis klare anoncita per pli da impostoj kaj strikta kontrolo super la civitanoj. Dume li ankoraŭ kisas kaj flatas siajn voĉdonintojn. Lia unua farotaĵo ekde januaro 2003, laŭ lia propra programo, estos elimini malsaton en Brazilo ... laŭ metodo de ŝtata almozo, ĉar la veran solidaron de socia administrado li evidente ne konas, des pli ke li jam deklaris sian pretecon obei la ordonojn de Internacia Mona Fonduso kaj aliaj.

Unu fojon plian oni konstatas, ke en nia misa mondo la popolo havas la reganton kiun ĝi meritas.

Gilbert LEDON

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La mondolingvo

Rakonto pri aktuala problemo laŭ iom alia vidpunkto de Thierry Salomon

„Sensencaĵoj! Estu serioza! Kial vi subtenas tiun ideon de neŭtrala interetna lingvo? La lingvobaroj jam delonge falis. Ĉiuj jam parolas la novan internacian lingvon de komerco kaj kulturo!”

Kiam Teodoro eliris el la konstruaĵo en la centro de Budapeŝto, kie li ĵus havis pridungan interparolon, tiuj vortoj de la intervjuanto ankoraŭ sonis en lia kapo. Eble li ne devintus mencii sian intereson pri tiu konvencia neŭtrala interetna lingvo. „Fiartefaritaĉaĵo, kiu senkulturigus la homaron!” laŭ la vortoj de la vicdirektoro de la firmao. Teodoro sciis, ke pro tio li perdis ĉiujn ŝancojn akiri la postenon.

Li aĉetis la gazeton Die Finanzielle Zeit kaj iris tagmanĝi en iun Bratwurst-ejon. Ĉiuj grandaj urboj nun similas. Dum siaj vojaĝoj Teodoro rimarkis, ke ĉie lumas la samaj emblemoj de la samaj tutmondaj kompanioj. En Anglolando, Franclando aŭ Hungarlando ne plu estas pubs, bistrotskocsma nur tutmonde Kneipe. Li provis imagi kiel povis aspekti London, Lyon aŭ Budapest antaŭ la milito. Malfacile.

Plano kaj propagando

Jes, fakte ŝajnas, ke ĉio ĉi komenciĝis post la dua mondmilito. La Himmler-plano financis la rekonstruon de la detruitaj landoj. En ĝi estis multe da propagando. Por unu kilogramo da faruno, tri kilogramoj da propagando. Por unu skatolo da sapo, iom da cerbolavilo. Jam la pacokontrakto estis verkita en tiu nova mondolingvo. La germana fariĝis lingvo de diplomatio kaj komerco.

Teodoro ne plu povis legi, la muziko iom laŭtis en la ejo. Verdire la teksto de la kanteto ne forŝtelis tro da cerba laboro. Estis io kiel „Ich liebe dich, mein Schatz”. Teodoro eksopiris pri kantoj kun vera teksto kaj kun mesaĝo. En radioelsendoj aŭdeblas malmultaj ne-germanlingvaj kantoj. Eĉ pli kaj pli da negermanaj grupoj kantas en la moda lingvo. Unue dum kantokonkurso „Eurovision” skandinavoj faris tion. Ĉar ilia lingvo apartenas al la sama lingvofamilio, por ili estis facile. Nuntempe en tiu konkurso, landoj kies reprezentantoj ne kantas germanlingve havas grandegan malavantaĝon. La angloj, kiuj havis malbonajn rezultojn dum la lastaj partoprenoj, kaj kiuj nun konsideras sian lingvon maltaŭga por moderna kantado, decidis ke estonte ilia grupo kantos germane.

Engleusch

En diskovendado, dum alilandaj povas vendi nur en loka merkato, germanaj muzikgrupoj povas vendi al la tuta mondo. Cetere, ĉar ne ĉiuj komprenas la tekstojn, ili ne bezonas multe atenti pri la vortoj. Sed sian pli grandan enspezon ili povas investi en pli bonkvalitan sonon.

Tiu etna lingvo uzata kiel interetna lingvo jam tiom invadis la aliajn lingvojn, ke kelkaj (malmultaj) parolas pri „engleusch”. Miksolingvo, kiun oni parolas en Anglujo, angla lingvo miksita kun multaj germanaj vortoj kaj esprimoj. Same en Francujo ekestis „frallemand”. Tie, dudek jarojn post la milito, iu sinjoro Etiemble skribis libron „Ĉu vi parolas frermane?”. Kiu dum iom da tempo havis efiketon kaj forpuŝis kelkajn germanismojn, sed poste por unu forpuŝita dek novaj venis. Ne estas mode rezisti al tiu fenomeno. Provu diri franclingve „bonne fin de semaine!”, oni tuj korektos vin: „bonne Wochenende!”. Kvazaŭ ambaŭ ne signifus „semajnfino”!

Dum li promenis, Teodoro preteriris kinejon. Laŭ la afiŝoj klare videblis, ke sep filmoj el dek estas germanaj. En kelkaj landoj oni eĉ ne plu dublas ilin, sed simple uzas subtitolojn. Ĉu por ŝpari monon aŭ por ke la oreloj de la indiĝenoj kutimiĝu al la lingvo de la koloniiganto?

Goebbels-kanalo

Veninte hejmen, Teodoro enŝaltis la televidilon. La plej grandaj kanaloj kun tutmonda videbleco estas la germanaj. Grandan influon havas la universala germana novaĵkanalo, kies fondintoj estas la sekvuloj de Goebbels. La alilandaj kanaloj montras multajn germanajn produktaĵojn kaj uzas multajn germanajn esprimojn. Ĉefe la anglaj televidkanaloj. Ekzemple la novaĵoj ne plu nomiĝas news sed BBC Nachrichten. Anglolando eĉ kreis germanlingvan kanalon La angla ondo. Teodoro kanalumis. Sed ĉie nur propagando por stultigi la koloniigitojn.

Li elŝaltis la televidilon kaj sidiĝis antaŭ la komputilo. Ankaŭ tiukampe la germana regas. Ĝi estas la lingvo de komputiko, kiel siatempe la latina estis la lingvo de la katolika eklezio. En Germanlando naskiĝis kaj ekfloris komputado kaj la unuaj kalkulilegoj. Pro tio ili enhavas la kodon por skribi ĉiujn literojn de la germana alfabeto, sed ne literojn kun supersignoj de aliaj lingvoj. En la fako de Teodoro svarmas germanaj vortoj. En ĉiuj landoj oni uzas la qwertz-klavaron. Furoras programoj kiel Fenster kaj Kraftpunkt.

Tutgermaniĝo

Sed ĉefe en komerco videblas superrego de la mondolingvo. Pro moda kaj prestiĝa fenomeno reklamoj, nomoj de vendejoj aŭ de firmaoj, kiuj enhavas germanajn vortojn, ebligas pli bonajn vendojn. En tiu epoko de tutmondiĝo (aŭ tutgermaniĝo), la germana lingvo fariĝas pli kaj pli la laborlingvo de kompanioj sendepende de geografia situo. Firmaoj en Usono, Anglolando aŭ Franclando uzas la germanan lingvon dum kunsidoj, eĉ kiam ĉiuj partoprenantoj estas usonanoj, angloj aŭ francoj. Internaj dokumentoj kaj regularoj ekzistas nur en tiu lingvo.

Tio kaŭzas internan dilemon al Teodoro, ĉar kvankam li tre ŝatas la germanan lingvon, li ne subtenas, ke nacia lingvo fariĝu mondolingvo, detruanta la aliajn lingvojn kaj kulturojn.

La komerca rego de germanaj ŝtato kaj lingvo daŭre fortiĝas pro „diabla cirklo”. Germanlando estas forta, ĉar ĝi venkis en la milito. Tiu ekonomia forteco altigis la uzon de la germana kiel internacia lingvo. Kaj tiu grandskala uzo de la lingvo donas ekonomian avantaĝon al la germana ŝtato. Negermanlingvaj studentoj devas dediĉi ĉiusemajne multe da tempo por lerni tiun „universalan” lingvon (dum minimume kvin jaroj). Tempo, dum kiu germanoj povas pli bone studi sian fakon. Tiel ĉefe en sciencoj ĉiusemajne tiuj lastaj kreskigas sian antaŭecon kompare al la unuaj.

Krome la germanoj ĝuas la avantaĝegon povi publikigi kaj dum konferencoj prelegi en la propra lingvo. Iliaj publikaĵoj pro tio estas pli bonaj kaj bezonas malpli da fortostreĉo. Iliaj prelegoj estas pli konvinkaj. Negermanoj, eĉ tiuj kiuj tre bone regas la lingvon, ne povos publikigi ion ajn sen relegigi ĝin al gepatralingva germano. Studoj montris, ke dum internaciaj kunsidoj la denaskaj germanparolantoj okupas 80 % el la paroltempo. Eĉ post longa lingvolernado negermanoj malpli bone parolas ol simpla germana senhejmulo. Dum debatoj la germanoj povas diri ĉion kion ili volas, sed la aliaj povas diri nur tion, kion ili kapablas diri germane.

Lingva imposto

Nun, pensis Teodoro, mezbona fakulo, kiu bone regas la germanan lingvon, pli valoras ol bonega fakulo, kiu nur mezbone kapablas esprimi sin en tiu lingvo. Germano povas iri eksterlanden kaj gajni monon per lingvoinstruado. Eĉ sen majstri iun ajn fakon li povas facile dungiĝi. Li tre utilos por korekti tekstojn. Teodoron timigis tiu penso, ke la homaro dividiĝas en du tavolojn. La gepatralingve parolantoj de la nova „lingua franca” apartenas al la supra tavolo. En tiu nova moderna feŭdismo ili estas la nobeloj. La uzo kaj instruado de ilia lingvo estas grandega monfonto por Germanlando kaj mona kaj tempa elspezo por la aliaj. Fakte iaspeca lingva imposto.

La alta tavolo de la diversaj landoj servas Germanlandon kaj ties firmaojn. Ili havas la rimedojn por bone lerni la lingvon. Kaj sendas siajn infanojn en dulingvajn lernejojn aŭ eĉ al Germanlando. Kelkaj eĉ hejme parolas germane kun la idoj, por ke tiuj havu pli bonajn eblojn poste en la vivo. El ilia kapablo pritrakti kun la anoj de germana imperio, ili rikoltas grandegan avantaĝon. Por ili tiu situacio estas bonega kaj pro tio ili silentigas ĉiujn klopodojn por pli egalrajta internacia lingva politiko. Ili fakte kunlaboras kun la koloniiganto kaj perfidas la propran popolon pro mono. Teodoro pensis, ke la plej taŭga esprimo por nomi ilin estas perfiduloj de la patrolando kaj de la „patrina” lingvo.

Snoboj

En la malpli altaj tavoloj svarmas la snoboj, kiuj klopodas imiti la supran tavolon. Ofte tiuj, kiuj malpli bone parolas la germanan lingvon, uzas plej multe da germanaj vortoj kaj esprimoj. Tiel ili aspektas kulturitaj kaj laŭmodaj. Tiuj snoboj ĉiam nervozigas Teodoron. Kiam li demandas ilin, kial ili ne uzas gepatralingvan vorton anstataŭ moda germana esprimo, ili klarigas, ke ne ili signifas la samon, ke estas nuanco, ke ne ekzistas bona gepatralingva vorto por tio kaj simile ...

Se en la pasintaj jarcentoj iliaj antaŭuloj rezonintus same, en plej multaj lingvoj ne ekzistus vortoj por la plej bazaj objektoj kaj aferoj. Teodoro uzas ŝercan strategion kun la snoboj, kies elcentaĵo da germanaj vortoj en unu frazo tro altas. Li simple daŭrigas la konversacion germanlingve. Estas ĉiam tre amuze, kiam la snoboj devas pardonpeti kaj konfesi, ke ili ne bone regas la germanan lingvon.

Ĉio kio rilatas al la germana kulturo estas konsiderata moda kaj prestiĝa, kio rilatas al aliaj kulturoj estas konsiderata postrestinta, malnobla. En la venkinta lando regas propagando kaj mitoj. Multaj volas enmigri al la centro de la mondo. Unu post la aliaj, la plej bonaj sciencistoj forlasas la propran landon por labori en (kaj por) Germanlando.

En fonda dokumento de Eŭropa Imperio lingvoegaleco estis substrekita kiel grava punkto. Tamen malpli kaj malpli uzatas la aliaj lingvoj. Por ŝpari koston kaj tempon. Eŭropaj instancoj pli kaj pli ofte dungas ekskluzive gepatralingvajn germanojn. Tiel aŭstroj kaj germanlandanoj havas grandan avantaĝon. Neniu rimarkas, ke tio kaŭzos duarangiĝon de la aliaj lingvoj, malfortigos ilin kune kun ties kulturoj. Jam de kelkaj jaroj, ankaŭ en la gimnazio de Teodoro pli kaj pli multaj elektas la germanan kiel unuan fremdan lingvon. Ege malmultaj lernas aliajn lingvojn.

Ŝafoj blindaj

Ju pli li pensis pri tiu temo, des pli Teodoro venis al konkludo, ke Eŭropa Imperio staras antaŭ historia vojkruciĝo. Unuavide estas du vojoj. La unua – uzi plurajn laborlingvojn – kondukas al respekto de lingva diverseco kaj egaleco inter la lingvoj. Sed ĝi estas kosta kaj ne praktika vojo. Traduki kaj interpreti inter la diversaj lingvoj bezonas monon, tempon kaj energion. La alia vojo iras al direkto de uzo de la germana lingvo por internacia komunikado. La plejmulto de la ŝafoj blinde sekvas tiun „modan” direkton ne konsciante, ke ĝi kondukas al malfortigo de la ceteraj lingvoj kaj kulturoj. Al tutgermaniĝo. Al memvola koloniiĝo. Ili ne vidas, ke sekvante tiun vojon ili verŝajne devos paroli germane kun siaj propraj nepoj. Se oni rigardus (aŭ volus rigardi, aŭ povus rigardi) pli bone, videblus, ke kaŝita malantaŭ arbustoj de antaŭjuĝoj kaj misopinioj kaj nebulo de falsaj argumentoj ekzistas tria vojo.

„Ĉiuj parolas ĝin”

Malmultaj konas tiun trian vojon. Por konservi siajn privilegiojn, kelkaj eĉ kaŝas ĝin, neas ĝian ekziston aŭ diras, ke temas pri ĥimera vojo kiun ne eblas uzi. Oni priridas ĝin. Kiel la vicdirektoro de la hodiaŭ vizitita firmao. Malmultaj ribelas kontraŭ la kultura kaj lingva imperiismo de la „Pax Germanica”. Eble ĉar malmultaj konscias pri ĝi? Teodoron impresas la efiko de la daŭra propagando. Eĉ homoj, kiuj tute ne parolas la germanan, tute serioze asertas, ke „ĉiuj parolas la germanan lingvon”. Neniu informas pri tio, ke pli ol 90 % de la homaro ne parolas ĝin. Kaj tiel memkompreneble la germana lingvo estas LA lingvo de komerco, komputado, aertrafiko, ŝipumado ktp.

Jes, fakte la INTERnacia lingvo Esperanto vere ŝajnas esti ne bezonata.

Kiu interesiĝas pri neetna pli facila lingvo por interetnaj uzoj?

Pri lingvo kiu ebligas samrangan kaj pli efikan interpopolan komunikadon?

Pri lingvo dekoble pli rapide lernebla ne nur de la elito?

Pri lingvo kies uzo povus savi la diversecon de la etnaj lingvoj kaj kulturoj?

Teodoro iris dormi kaj decidis, ke en interparolo kun la sekva firmao li eble ne mencios tiun strangan „ŝatokupon”. Ĉar „ĉiuj jam parolas la germanan” kaj „ĝi estas facila lingvo” kaj „la plej bona por internacia komunikado”.

Thierry SALOMON

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Fervojo fivoja

Vieno havas novan dutrakan fervojon al sia flughaveno Schwechat [ŝveĥat]. La tute nova linio kostis 342 milionojn da eŭroj kaj la tuneloj longas tri kilometrojn. La veturo daŭras 27 minutojn, naŭ minutojn malpli ol per iama unutraka linio. La veturprezo estas tri eŭroj.

Tamen nekredeble estas, ke la trajnoj veturas nur laŭ 30-minutaj intervaloj. Planataj estas pli rapidaj trajnoj, kiuj veturos senhalte kaj bezonos nur 16 minutojn, sed la veturkosto estos ok eŭroj.

La finhaltejo de la linio estas ne en Schwechat sed en Wolfsthal [volfstal], apenaŭ konata vilaĝo ses kilometrojn for de Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio. Ĝis la dua mondomilito ekzistis fervojo inter Vieno kaj Bratislavo, nuntempe la plej proksimaj ĉefurboj de sendependaj ŝtatoj en la mondo je distanco de 50 km.

Ekde majo 2004 Slovakio – kiel nun Aŭstrio – estos membro de Eŭropa Unio, sed sen bona fervojo al Vieno.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Manĝu por sano, samideano!

Sur la dorsa kovrilo de alia kolekto de kuir-receptoj Internacie kuiri1, Stefan Maul komentis: „... nia ĉefkuiristino Maria Becker-Meisberger ne evitis la penojn, ĉiam antaŭ aperigo, mem testi la diversajn receptojn.”. Temis pri la receptoj senditaj de MONATO-legantoj dum la jaroj, en kiuj aktivis nia bedaŭrinde forpasinta rubrik-redaktorino pri kuirado. Mi samopinias, ke ideale, iu ajn, kiu kompilas aŭ recenzas libron pri la kuirarto, devus sekvi la laŭdindan principon de Maria Becker-Meisberger.

Mi konfesas, tamen, ke recenzante la esperantan version de la libro „Jela od ljekovitog bilja” (ĉar la kroatan mi ne komprenas!), mi ne imitis tiun admirindan ekzemplon. Ĝin mi ne faris pro du kialoj: unue, ĉar en nia hejmo mi tre malofte – kaj malsperte – kuiras; due, ĉar tia testado postulas tiom da tempo, ke mi devus rezigni pri aliaj laboroj.

Sed tio ne signifas, ke mi ne provis la sanigan manĝaĵon de Zlata Nanić, la aŭtorino de la recenzata verko. En la jaro 2001, tri vegetaranoj el nia malgranda grupo da kongresanoj el Irlando havis okazon en Zagrebo gustumi ĉe stando en la kongresejo diversajn pladojn preparitajn de s-ino Nanić kaj menciitajn en ŝia libro.

Ĉar mi havas neniun fakan scion pri nutraĵo aŭ sanscienco, mi ne kompetentas juĝi el tiuj vidpunktoj la valoron de la verko. Tamen, mi havis neniun motivon por dubi tion, kion la aŭtorino asertas pri la enhavo kaj saniga efiko de la ingrediencoj, kiujn ŝi uzas. Plie, mi povas atesti pri la pozitivaj rezultoj de vegetarana dieto. Antaŭ jardekoj oni diagnozis, ke mi suferis de pernicioza anemio. Post relative mallonga tempo, mia sano estis senprobleme stabiligita per ĉiumonataj injekcioj de vitamino B12. Jam delonge ni ĉesis manĝi viandon kaj adoptis precipe vegetaran nutromanieron, kvankam ni modere manĝas fiŝojn, ovojn kaj laktaĵojn. (Parenteze, mia kuracisto certigas, ke anemi-suferantoj ja povas esti vegetaranoj.) Mia ĝenerala sanstato estas bona, kaj sen troigo mi hodiaŭ iusence sentas min pli juneca ol antaŭ dudek jaroj.

Ŝajnas al mi, kiel nefakulo, ke la receptoj en ĉi tiu verketo estas bona bazo por sana nutrado. Kelkaj el la ingrediencoj (precipe la japanaj) estas al mi nekonataj. Aliajn mi gustumis kaj aprecis (ekzemple, la bongustan misoo-supon kaj la japanajn algojn) en japanaj kaj vegetaraj restoracioj. Plie, en kreskanta nombro da eŭropaj urbegoj troviĝas magazenoj, kie oni povas aĉeti japanajn, ĉinajn kaj aliajn aziajn ingrediencojn.

Samtempe, mi devas aldoni, ke mi persone ne satiĝus per pure makrobiotika aŭ precipe grena dieto. Mi timus, ke ĝi estus por mia konstitucio maladekvata. Kompreneble, la aŭtorino proponas, ke oni laŭguste inkludu pliajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn: lakton, kremon, ktp. Mia edzino faras bongustegajn pladojn aldonante al similaj receptoj terpomajn patkukojn (kun maizgrajnoj), kvadratetojn de bakita tavoligita tritikpasto (kun legomoj), fromaĝsaŭcon (kun florbrasiko), ktp.

Malgraŭ mia manko de sperto pri kuirado, estas malmulto en la libro, kiun mi ne komprenis (ekz. „bancha”, „grenventaĵo”). Malmultas komposteraroj, el kiuj neniuj gravas. Mi gratulas la tradukinton, nian amikon Vladimir Dujnić, kiu estis nia afablega ĉiĉerono kaj interpretisto en Dalmatio.

Garbhan MACAOIDH
Zlata Nanić: Manĝoj el sanigaj plantoj. Esperantigis Vladimir Dujnić. Eld. BIO-ZRNO, Zagreb, 2002. 75 paĝoj gluitaj. ISBN 953-97664-5-1.
1. Maria Becker-Meisberger, Internacie kuiri, FEL 1989, ISBN 90-71205-34-7 (ankoraŭ aĉetebla en la Retbutiko).
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Suno kaj ombroj

Se recenzo havu allogan titolon, ĉi-foje ne eblas trovi pli taŭgan ol tiu de la libreto mem. Jam la plaĉa kovrilo de Hugo Fontyn prezentas sunoplenajn nubojn kaj ombroplenajn rokojn. Kaj en la enhavo alternas feliĉaj kaj malfeliĉaj momentoj. Rejna de Jong, nederlanda eks-instruistino nun pli ol okdekjara, akompanas nin en la esperanta poezio jam pli ol kvaronjarcenton. Al Esperanto ŝi alvenis malfrue, jam pli ol kvindekjara, sed ŝia liriko tuj famiĝis tra premioj en la Belartaj Konkursoj, kies laŭreato ŝi estis plurfoje ekde 1975. Ŝia nomo videblis ofte en revuoj diversaj, ekzemple en Fonto, per originaloj kaj tradukoj. Volumaj kolektoj: nemultaj, kaj ĉiuj maldikaj: En senvoja sovaĝejo estas traduko, Divershumore entenas originalajn poemojn, same Facetoj.

Antaŭ ol paroli pri la temaro, ni ekzamenu la versteknikon. En plimulto de la poemoj ĝi estas simpla, preskaŭ naiva. Ritmoj facile skandeblaj, rimoj, kiuj trovas sin perfekte, sen devo ion trudi aŭ tordi: facile parkerigeblaj, kvazaŭ melopeoj aŭ infanaj rimaĵoj:

Subite vi aperis sur vivopado mia.
Komplete min konkeris milda rideto via.

Kvankam ne ĉiuj poeziaĵoj treniĝas tiel, tiujn samajn son-ondojn la leganto jam renkontis en la ses poemoj aperintaj en Esperanta Antologio, kaj, senkaŝe dirite, la stilo kaj la verstekniko evoluis neniom. La versoj estas kelkfoje strikte ritmaj, kelkfoje, male, tute sen antaŭfiksita ritmo; ankaŭ la versoskemoj estas jen tre regulaj kaj klasikaj, jen surmomente konstruitaj. Rejna de Jong majstras kaj la mallongajn kaj la longajn versojn, kaj diversajn poeziformojn: de la sinsekvaj kvarversoj ĝis la pli dense impetaj versoparoj, ĝis la rondelo.

Strofoj kaj versoj nature ŝanĝiĝas laŭ la temoj. Kovrildorsa kelklinia komento de Ch. Declerck klasas ŝin „voĉeto modesta, minora”, kun simpatio. Tamen de Jong estas pli ol nur tio. Kompreneble, mankas longspiraj eposoj aŭ plurpaĝaj poemoj, sed, ekzemple, la lirikoj pri la morto de la edzo post longa kuna vivo, pri tiu sento de soleco, de rompiĝo, de disiĝo, kaj tamen ankoraŭ de neforviŝebla kunesto kun la amato leviĝas al ne ofte atingitaj altoj. Al personoj, kiuj spertis mem vidvecon (kiel la nuna recenzanto) ŝiaj versoj ankoraŭ malsekigas la okulojn:

Finiĝis la libro kiun ni verkis kune,
el via senforta mano falis la plumo.
Al mi restas nur postparolo.

Aŭ:

Sed ni ne povis kune resti
por ĉiam, kvankam ni obĵetis.
Neniel helpis nin protesti,
la morto finan punkton metis.
***
Tamen parton de mi vi kunprenis
parton de vi mi retenis.

Kiuj estas la poeziaj antaŭuloj de Rejna de Jong? Ŝi mem malkaŝas ilin, menciante aŭ aludante iliajn verkojn. Ŝi vivas plene en la Esperanto-kulturo, ŝi influiĝas de Auld, Goodheir, Conterno, Maŭra, Szerdahely. Ŝi naive restas kaptita de la naturo, de la maro, de iuj pentraĵoj de F. Hals; iel memkontente ŝi relegas iujn siajn antaŭajn poemojn, kaj nostalgie revas pri la paseo. Kiel jam en ŝiaj unuaj versoj, abundas nomoj de neoftaj vegetaĵoj. Kaj tian amanton de la naturo maltrankviligas la nuna polucio, la nuna „infana raso”, kiu ne kapablas lerni el siaj pasintaj eraroj. La lastaj dek poemoj estas kolektitaj kvazaŭ en aparta ĉapitro „La Homo kaj la Naturo” kun tute pesimisma konkludo: malpaco ne malaperos, misuzado de atomenergio pludaŭros, la konsumado restos kiel celo per si mem. La lastaj paĝoj de la libro percepteble kontrastas kun la romantikeco de la unuaj.

Do ne ampleksa kiel Boulton, sed man-en-mana kun Clelia Conterno (kiu same spertis vidvecon) kaj Daphne Lister, same premiitaj en la Belartaj Konkursoj; ne impeta kiel Urbanová, sed trankvila kiel Seemannova-Suchardova. Ĉiuj ĉi poetinoj naskiĝis inter 1914 kaj 1924, sed iliaj vojoj al Esperanto ne havis samtempan komencon: Conterno, la plej aĝa, aktivis sur la ferdeko de „La Pirato” de Schwartz jam en la tridekaj jaroj; la aliaj ekpoetis nur post la dua mondmilito. Tamen, laŭ unujarcenta parametro, ili povas esti konsiderataj literature samepokaj. Se rigardi atente, la virina rikolto en nia literaturo ne estas tute magra, kaj ĉi poemaro de Rejna de Jong aldonas pluan valoran eron.

Carlo MINNAJA
Rejna de Jong: Suno kaj Ombroj. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2002. 76 paĝoj vinktitaj. ISBN 90 77066 02 0.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Tridek jaroj da saĝo

Jen dudek-kvino da eseoj kaj prelegoj, verkitaj inter 1969 kaj 1999 de la multjara kataluna movadano Giordano Moya Escayola. Ili traktas la problemojn de esperantismo: la problemoj estas ĉiam la samaj, kaj tra la jardekoj ili ripetiĝas kun malgranda progreso. Tra la diversaj eroj, de inaŭgura parolado en hispana kongreso al interveno en turisma semajno ĝis artikoloj publikigitaj kaj nepublikigitaj, la aŭtoro registras sukcesetojn, sed precipe longdaŭran stagnadon. „Kial ni ne konvinkis la registarojn pri la bezono de lingvo internacia neŭtrala? Eble en tiu neŭtraleco konsistas la malsukceso de Esperanto. La internacia politiko ne estas neŭtrala. Ĝi estas lukto de povoj, lukto de interesoj, lukto por la tutmonda hegemonio.” Vortoj amaraj, kiuj en la Lapenna-epoko estus stampitaj „defetismaj”; vortoj eldiritaj de la aŭtoro en 1990, kiam la situacio pri la monda regado estis malpli difinita ol nun, kiam la rolo de la angla kiel preskaŭ sola internacia komuniklingvo estis ankoraŭ ne tiom certa, kiam ankoraŭ regis prognozo pri la rea disvastiĝo en Eŭropo de la germana kaj en Azio de la japana; kiam do estis supozo pri plurlingvismo inter etnaj lingvoj, kio povis krei spacon kaj ŝancojn al la enpenetro de Esperanto. Hodiaŭ la situacio estas multe pli favora al la ĝeneraligo de la angla ol tiam.

Alia amara konstato estas trudata de kelkaj historiaj elementoj. En prelego farita en 1995 Moya raportas, ke en 1914 UEA havis 7233 anojn, en 1918 nur 2650, kaj ke, post refortiĝo kaj unuiĝo kun IEL, en 1995 UEA havas saman membronombron kiel en 1914 (kaj hodiaŭ kvaronon malpli ...). Se ekzameni ne nur la nombron, sed la ideologian konsiston de la membraro, Moya rimarkas, ke ofte la gvidantoj timis la zamenhofan internan ideon. En Boulogne la organizantoj petis, ke Zamenhof rezignu pri la lasta strofo de La preĝo sub la verda standardo, ĉar ĝi enhavis la koncepton pri egaleco de „kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj”; en la UK de 1906 oni cenzuris alian parton de lia inaŭgura parolado; en aliaj okazoj ideologiaj vortoj ne estis eldiritaj pro la timo malplaĉi al iu. Tiun neŭtralecon, tiun „forgeson de la interna ideo” Moya akuzas pri la stagno de la movado.

Ne estus korekte, se ni klasus la ideojn kaj tezojn de Moya kiel tiujn de maljunulo, kiu vidas siajn aspirojn nesukcesintaj, kaj pri tio kulpigas la samtempulojn, sammovadanojn, la eksterajn eventojn. Certe oni sentas seniluziiĝon; sed estas sincera klopodo kompreni, ĉu la kaŭzoj estis nekontrasteblaj, aŭ mankis io en la movado. Al ĉi lasta la aŭtoro iel riproĉas, ke ĝi ne faris sufiĉe, ĝi ne trafis la ĝustajn momentojn, ĝi ne kapablis ekspluati iujn aŭ aliajn situaciojn; li iel riproĉas, ke movado destinita al avangardeco ne estis ĉiam sufiĉe avangarda, timante endanĝerigi, per troa impeto antaŭen, la etajn sukcesojn atingitajn.

Sed la lasta eseo, Prognozo pri la esperantismo, klare dividita laŭ paragrafoj kaj verkita sojle de la nova jarmilo, difinas por la esperantismo kaj por la lingvo de ĝi subtenata tre precizan vojon ankoraŭ irotan, do la movadanoj havas ankoraŭ celon por kiu lukti. La homarunuiĝo estas ankoraŭ bezonata, kaj neniu movado ĝis nun entreprenis ĝin, ja nur la esperantismo ĝin enhavas. Tiun tezon la aŭtoro prezentas kiel sekvon de la tezoj de Zamenhof pasante tra la oratoraĵoj de Lapenna kaj lia koncepto de Humanisma Internaciismo. Estas apudmetitaj pecoj samideaj de Zamenhof kaj de Lapenna kun preskaŭ duonjarcenta intertempo: ili diras la samon kaj incitas al la sama sinteno de la esperantistaro, sed ĉi lasta, laŭ Moya, bedaŭrinde ne faras sufiĉe por aktive progresigi tiujn noblajn sentojn.

Preskaŭ enniĉe nestas pecoj de historio de la hispana movado, kelkfoje disigita, kelkfoje kunigita, kelkfoje kontrasta al la kataluna. La malfacilaĵoj komenciĝis jam dum la civila milito, kiu daŭris de 1936 ĝis 1939; la unuajn fajrerojn de renaskiĝo oni vidis en 1946 per la agado de la grupo „Frateco”; avangardis la katolikaj esperantistoj en Valencio, kaj tie estis oficialigita la Hispana Esperanto-Federacio en 1947. La revuo Boletín ekaperis en 1949, sed la unua postmilita kongreso devis atendi ĝis 1951. Ĝi okazis en Terrassa (Barcelono), kaj preskaŭ kortuŝe oni rimarkas, ke aliĝis al ĝi ankaŭ Pujolá i Vallés, pioniro, kiu jam verkadis en la unua numero de La Revuo en 1906, kaj kunorganizinto de la UK en Barcelono pli ol 40 jarojn antaŭe.

En tiom da prelegoj kaj eseoj, prezentitaj al ofte, sed ne ĉiam, samtipa publiko, kompreneble ne mankas ripetoj, kvankam reduktitaj al minimumo, kaj certe pluraj konceptoj pri la evoluo de la homaro kaj de la politikaj situacioj de la lasta jarcento nenion speciale novan diras al atenta observanto de la hodiaŭo. Ke ĝis nun „la homa vivo estis pli konkura ol solidara” kaj ke „la vastaj regnoj fariĝis per perforto kaj milito” estas konceptoj tiel universale akceptitaj, ke ilin ripeti ne donas kroman informacion. Eble ili restus en la menso nur se oni imagas prelegon kun aldona oratora etoso, kiun la skribita paĝo ne redonas. Tial ne direblas, ke leganto lernas ion senescepte ĉe ĉiu paĝo; sed la historio estas ofte nekonata de la novaj generacioj. Precipe la konsidero de la lingvo kiel praktika ilo, utiligata de diaspora komunumo, iel vualis dum la lastaj du jardekoj la ideologian flankon, kiu tamen restas la alloga forto altiranta ĉiam novajn movadanojn, kiuj ŝtopas la breĉojn de la mortintoj aŭ seniluziiĝintoj. Tial la verko estas interesa kaj kiel kompendio de historiaj dokumentoj kaj kiel instigilo legi ilin kun la ĝusta anima aliro. Ĝi estas ankaŭ interesa pro sia diakroneco: se la leganto atentas la datojn de la diversaj prelegoj, li povas rekonstrui en la memoro la mondan historion de la lastaj tridek jaroj. Kio estis tute aktuala en 1980 jam estis longe superita nur dek jarojn poste; kaj ankaŭ la celoj, kiujn la esperantistaro difinis al si, evoluis, kvankam, eble, per troa malrapido.

Carlo MINNAJA
Giordano Moya: Esperantismo - Prelegoj kaj eseoj. Barcelona Esperanto-Centro, Barcelono, 2002. 238 paĝoj kudre binditaj. ISBN 84 607 4509 0.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La Biblio nun estas (preskaŭ) kompleta

„Vorto donita estas kiel leĝo”, sentencas la Proverbaro; eldonejo Fonto estis promesinta antaŭ unu jaro la aperigon de la dua volumo de la Duakanonaj libroj post la aperigo en 2001 de la unua volumo. Kaj jen akurate ĝi aperas, en la plua traduko de akademiano pastoro G. Berveling. Recenzo pri la unua parto aperis en MONATO (dec. 2001), tiel ke ĝeneralan kritikon kaj komentarion al la traduko kaj al ĝia prezento la leganto povas trovi tie. La dua volumo sekvas strikte la modelon de la unua: precize sama nombro da paĝoj, preskaŭ sama nombro da ilustraĵoj de G. Doré, sama formato (tiu de Fonto), same bela, lazura kaj ilustrita, plasta kovrilo, same bone organizita la prezento de ĉiu unuopa verketo troviĝanta en ĉi tiu antologio, same senmakula la traduko. Tiu ĉi dua volumo estus nekomprenebla sen la unua, kie estas klarigite, kiuj estas la libroj kiujn iu aŭ alia tradicio, jen la kalvinista, jen la Kontraŭreformacia katolika, rekonas kiel Sanktan Skribon, kaj do kial oportunis ke kromaj tradukoj suplementu al la Malnova Testamento tradukita de Zamenhof. La Duakanonaj libroj estas verkoj, kiujn la hebrea Biblio ne agnoskas, sed kiujn la romkatolikoj atribuas tamen al la Sankta Skribo.

La traduko estas el la helena, el la versio de la Septuaginto; kelkaj versikloj inter rektaj krampoj indikas aldonojn ne troviĝantajn en ĉiuj versioj. La unua libro de la dua volumo estas la Saĝeco de Salomono, tradukita de D. B. Gregor kaj preskaŭ senŝanĝe transprenita ĉi tien. La aŭtoro estas nekonata, kaj la atribuo al Salomono estas nur konvencia, kvazaŭ por gajni aŭtoritatecon: la verkinto, certe vivinta en la unua jarcento a. Kr., estis trempita kaj en la hebrean kulturon kaj en la grekan, sed plej verŝajne verkis rekte en la greka: tion atestas, krom aserto de Sankta Hieronimo, lia literatura stilo. Se la unua volumo prezentis historiajn kaj certagrade kruelajn scenojn, ĉi tiu dua volumo aspektas pli trankvila, pli meditiga. La Saĝeco de Salomono estas libro pri la saĝo en si mem, „kvazaŭ komentario pri la saĝecaj verkoj en la Biblio”.

La centran kaj plej grandan korpon de la libro okupas la Saĝeco de Jesuo Siraĥ, kies greka versio estas traduko el la hebrea fare de la nepo de Jesuo Siraĥ mem. La aŭtoro ŝajne estis instruisto de la Torao en la templo, kaj plene instruan tendencon oni rimarkas en la teksto, preskaŭ komplete konsistanta el reguloj de vivado en la familio kaj en la socio, iom kiel la pli konataj Sentencoj, reguloj arigataj ĉirkaŭ difinitaj temoj. Preskaŭ neniu situacio estas neglektita: estas konsiloj pri parolado kaj silentado, pri la edukado de la infanoj, pri la rilatoj kun malsaĝulo, pri la rilatoj inter edzo kaj edzino, pri la konduto ĉe la manĝotablo. Estas laŭdata la pardonemo, mallaŭdata la kolero; kaj la uzado de la lango devas esti tre singarda („bato de la vipo faras striojn, sed bato de la lango rompas ostojn. / Multaj falis pro la tranĉa rando de la glavo, sed ne tiom, kiom falis pro la lango”). Fakte, longa listo de konsiloj, ŝvebantaj inter alta moralo kaj simpla ordinara bontono: plejmulton oni povus konsili ankoraŭ nun.

Krueleco kaj severeco de la Sinjoro evidentiĝas en la Pentopreĝo de Baruĥ, kaj apologia satiro kontraŭ la idoloj estas la Letero de Jeremia kiu fakte ne estas vera letero. La tutan volumon konkludas kelkaj aldonaĵoj al la libro de Daniel, rakontantaj pri epizodoj, kiuj estos poste inspirfontoj por pentristoj dum la jarcentoj: la vizioj de Daniel, la atenco al la pureco de Suzana fare de du maljunuloj, kaj la enkarcerigo de Daniel en kaĝo kun leonoj. La vizitantoj de la kursoj de AIS San Marino lernis, ke la legendo pri Suzana troviĝas ankaŭ en la araba tradicio, kiel atestas originalaj studoj de semidologo F. Penacchietti, iama membro de la Akademio de Esperanto, profesoro ĉe AIS kaj ĉe la universitato de Torino (Italio).

Gravan servon faris Gerrit Berveling per la traduko de tia kaj tioma verko; sed ankoraŭ estas kelkaj libroj, kiuj ja apartenas al la Biblio laŭ kelkaj eklezioj kaj kies traduko ankoraŭ ne ekzistas. Berveling ne planas ripozi, kaj li esperas regali nin per kompletigo de la tradukado de ĉiuj libroj, kiujn iumaniere la eklezioj fontintaj el la Malnova Testamento konsideras Sanktaj Skriboj.

Carlo MINNAJA
La Duakanonaj Libroj - Volumo 2 Eld. Fonto, Chapecó (SC), Brazilo, 2001. 262 paĝoj kudre binditaj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Virina protest-tendaro

Virina kontraŭmilita organizaĵo intencas krei konstantan protest-tendaron apud la internacia flughaveno Shannon [ŝanon] en okcidenta Irlando. Laŭraporte, la organizantinoj ricevis inspiron de britaj virinoj, kiuj dum jaroj tendumis ĉe loko nomata Greenham Common [grinam koman] en Anglio por protesti kontraŭ tiea usona milita bazo.

Lanĉis la proteston la fakto, ke, ekde la invado en Kuvajton kaj la golf-milito, la irlanda registaro permesas, ke usonaj militaj aviadiloj surteriĝu kaj reprovizu sin en Shannon per karburaĵo. Tamen lastatempe la surteriĝoj ĉiutage okazas, supozeble pro preparoj rilate eventualan militon kontraŭ Irako.

Neŭtrala

Diversaj grupoj jam organizis unutagajn manifestaciojn ĉe la flughaveno, sed la virina iniciato estas ĝis nun la unua konstanta. La manifestaciantoj atentigas, ke la Irlanda Respubliko estas laŭkonstitucie neŭtrala lando.

Krome Eŭropa Unio, por kontentigi la irlandan publikon, kiu unue voĉdonis kontraŭ la Nica Traktato pro timo, ke ĝi alportos perdon de neŭtrala statuso, aldonis al la traktato laŭ insisto de la irlanda registaro deklaron pri irlanda neŭtraleco. Nun multaj irlandanoj akuzas la registaron pri hipokriteco kaj sklaveca cedemo al la Bush-a administracio.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Alteriĝas nova prezidanto

La nova prezidanto de Litovio estas la 46-jaraĝa aviadisto, entreprenisto kaj politikisto Rolandas Paksas. Paksas, la estro de la nova Liberala Demokrata Partio, venkis per devizo „Voĉdonu por ŝanĝoj”.

Komenciĝis la prezidanta elekto per municipaj elektoj en decembro, kiam prezentis sin rekorda nombro da kandidatoj. Dum tiu ĉi unua etapo neniu prezidanta kandidato gajnis pli ol duonon de la voĉoj, kaj do en dua etapo devis batali la 76-jaraĝa ŝtatprezidanto Valdas Adamkus, por kiu en la unuaj elektoj voĉdonis 35,06 % de la elektantaro, kaj Paksas, kiu ricevis 19,4 % de la voĉoj.

Rekordoj

Preskaŭ unuvoĉe prognozis politikistoj venkon por Adamkus, kiun subtenis multaj parlamentanoj. Tamen Adamkus, pasiginte sian vivon plejparte en Usono, revenis al Litovio nur unu jaron antaŭ sia elektiĝo (kaj tiel eniris la Guiness-rekordolibron kiel la ŝtatestro, kiu en sia lando pasigis plej mallongan tempon). Koincide, ankaŭ la aviadisto Paksas eniris la saman libron pro kuraĝa subponta flugo en 2002: pro tiu li famiĝis en Litovio.

Okazis la dua balotado komence de januaro. Ĉi-foje litovoj favoris per 54,91 % de la voĉoj la pli junan aviadiston Paksas. Rimarkeblis, tamen, interesomanko inter la popolo, ĉar – kontraste al la antaŭaj elektoj, kiam partoprenis pli ol 70 % da litovoj – balotis nur 52,56 % da rajtigitoj.

Promesinte ŝanĝojn, Paksas – kiu jam dufoje spertis urbestrajn kaj ĉefministrajn postenojn – devos rezigni pri siaj virtuozaj flugoj por koncentriĝi pri realigo de siaj planoj.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ordinara faŝismo

„Ordinara faŝismo” estas la nomo de dokumenta filmo de la rusa reĝisoro Miĥail Romm (1901-1971). Romm montras la teruraĵojn de la faŝisma-nazia ideologio, uzante precipe fragmentojn de dokumentaj filmoj de nazioj mem. Pli elokventa filmo pri la kontraŭhoma esenco de faŝismo apenaŭ povas ekzisti.

Similan impreson lasas la artikolo de Aleksandro Gofen „Dio, benu Usonon!”. Ĝi ripetas en konciza formo propagandajn mitojn de usonaj regantoj, kiuj devas pravigi sian superecon super la tuta mondo kaj sian rajton „enkonduki demokration”, samtempe mortigante pacajn civitanojn „nome de homaj rajtoj”.

Estas bedaŭrinde, kaj des pli danĝere, ke la nunan usonan ideologion subtenas pluraj eŭropaj registaroj. Kiom ofte mi aŭdas de miaj samlandanoj, ke necesas pli radikale trakti „teroristojn” (inkluzive ĉiujn ĉeĉenojn, palestinanojn, irakanojn, k.s.) kaj subteni la politikon de Bush. Ili tamen ne vidas, ke „sukcesaj” usonaj enmiksiĝoj nenion solvas.

Ekzemple, rajtoj de ordinaraj homoj en Afganio estas nun same neglektataj kiel sub la taliboj: la virinoj plu portas paranĝojn kaj, eĉ pli, la papavaj agroj en tiu lando kreskas kaj do same la kvanto de heroino envenanta Eŭropon. Aŭ ĉu ĝuste tia estas la reala celo de la „nova milita doktrino” de Bush?

Ni danku la fervoran usonanon Gofen (lia fervoro devenas eble de la fakto, ke li estas eksa ruso, kiu strebas kiel eble plej bone adaptiĝi al sia nova „patrujo”), ke li tiom elokvente skizis la danĝerojn, kiujn prezentas al monda paco kaj humanisma estonto la nuna imperiisma ideologio kaj politiko de Usono. Preskaŭ same elokvente (nur preskaŭ, ĉar ne egaltalente kaj dezirante ĝuste malon), kiel siatempe prezentis la danĝerojn de faŝismo Miĥail Romm.

Nikolai GUDSKOV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Malgrandaj grandaj majstroj

En negranda, sed fama banloko Jalta (Krimeo, Ukrainio), tabloteniso estas tre populara. Jam 40 jarojn en la urbo ekzistas junulara sporta centro, kaj ties tablotenisa sekcio funkcias ekde la unuaj tagoj de ties ekzisto. Intertempe oni kreskigis ĉampionojn kaj premiitojn de la krimeaj, ukrainaj kaj (tiutempe) tutsovetiaj tablotenisaj konkursoj. En 1993 la tablotenisa teamo de la centro estis la unua inter ĉiuj ukrainaj junularaj sportaj lernejoj.

Oni atentas ĉefe al 7-17-jaraj geknaboj. Ĉar antaŭe en Jalta ne ekzistis altlernejoj, la junaj sportistoj devis daŭrigi la studadon en aliaj urboj, kaj, sekve, forveturi el Jalta. Nun Jalta iĝis vera studenta urbo, kaj tial aperis la eblo trejni ankaŭ studentojn. En 1999 aperis studenta tablotenisa klubo „Delfeno”, kaj ĉiuj finintoj de la sporta centro iĝis delfenoj. Multfoje la kluba teamo ĉampioniĝis en diversaj konkursoj. La centron (ankaŭ la „Delfenon”) gvidas Tatjana Ŝarunenko. Ĉi-jare ŝia lernantino, la 12-jara Maŝa Negulajeva estis vera sensacio de la tutlanda junulara konkurso. Ŝi gajnis tri orajn medalojn: en la unuopa, en la para kaj en la miksita konkursoj, kaj krome ŝi jam estas 4-foja ĉampiono de Krimeo. Ŝi gajnis ankaŭ en la konkurso por 15-16-jaruloj.

En la tablotenisa sekcio nun trejnas sin homoj de ĉiuj aĝoj. Ankaŭ mi. Kaj tie mi aŭdis jenan kuriozaĵon. Antaŭ multaj jaroj, kiam oni ankoraŭ ne uzis en la konkursoj por juĝado la numerojn sur kartoj, iun internacian konkurson, kiu okazis en Ukrainio, partoprenis tenisistoj el Pollando kaj Hungario, kaj kun la ĉi-lastaj estis tre malfacile interkomunikiĝi. Do, kiam necesis anonci la poentojn, la kunludantoj desegnis la ciferojn surtable per salivita fingro. Konata problemo ... Laŭ la peto de la ĉeftrejnistino, en la Centro komenciĝis Esperanto-kurso. Inter la kursanoj estas lernejanoj, studentoj, plenaĝuloj, novicoj kaj spertuloj, kaj ... la ĉampionino Maŝa Negulajeva. Ili volas korespondi kun alilandaj tenisistoj. Por kontakti ilin, uzu la retadreson espero@yalta.crimea.ua.

Jefim ZAJDMAN

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Superrizo vivtenos pli da ĉinoj

Rizo-specialisto Yuan Longping, honorata de la ĉinoj per la epiteto „la patro de rizo”, estas ano de la Akademio de Agrikulturaj Sciencoj. Antaŭ nelonge li diskonigis en la Centra Televida Stacio de Ĉinio gravan novaĵon rilatan al la plano pri supera hibrida rizo. Tio multe kuraĝigis la ĉinajn registaron kaj popolon, kiuj longtempe estis embarasitaj pro manko de greno. Sube estas la ĉefa enhavo de la parolado de s-ro Yuan.

Pere de molekula teknologio ĉinaj agronomoj sukcese kulturis novan specon de hibrida rizo. Pro ĝia alta produktiveco oni ĝin nomas „superrizo”. En 2001 la agronomoj prove plantis ĝin sur negranda terareo, kaj post la rikolto oni konfirmis, ke ĝia produktokvanto pliiĝis je 35 %, kompare kun tiu de ordinara hibrida rizo. En 2002 ili plue plantis la superrizon en parceloj de kelkdek ĝis kelkcent muoj (unu muo egalas 1/15 hektarojn), respektive en kamparo de norda Ĉinio, en la eksperimenta kampo de pluraj kultivejoj kaj ankaŭ en la eksperimentejo de la Akademio. En la malsamaj plantejoj ili semis la saman specon de la superrizo, dezirante scii, kiom grandan latentan forton ĝi efektive havos por pliigo de la produktado.

Aŭtune de 2002 venis rikolta sezono. La riĉa rikolto de la superrizo proksimiĝis al po 800 kilogramoj por muo, dum en la sama jaro en Ĉinio la produktokvanto de ordinara hibrida rizo estis nur ĉ. 500 kilogramoj. El tio videblas, ke por la superrizo la ampleksigo de la produktado sendube estos tre granda. Cetere, ĉinaj rizo-specialistoj lastatempe trovis du genojn de sovaĝaj rizoj, kiuj ankoraŭ kapablas pligrandigi la produktadon. Oni opinias ke, ĉar ĉiu el la du genoj kaŭzos plimultigan efikon je 18 % aldone al tiu de la nuna altproduktiva hibrida rizo, la du genoj alportos sume 36 %. Profitante la du pliproduktigajn genojn, la agronomoj povos perfektigi la superrizon.

Ĉinaj rizistoj unuvoĉe konsentas pri tio, ke la mua produktokvanto de 800 kilogramoj havas grandan signifon, se oni konsideras, ke en la mondo nun la meznombra mua produktokvanto estas nur 250 kilogramoj kaj ke eĉ en Ĉinio, la ĉefa rizproduktanto en la mondo, la produktokvanto estas sub 420 kilogramoj. Laŭ la mua kvanto de rizo, Aŭstralio okupas la unuan lokon en la mondo, kun 600 kilogramoj, sed ĝi posedas nur iom pli ol milionon da muoj da rizkampoj. Post Japanio kaj Usono, Ĉinio okupas la kvaran lokon.

Post seriozaj analizo kaj kalkulado, laŭ la plej konservema takso, nun en la tuta lando estas plantataj 230 milionoj da muoj da ordinara hibrida rizo. Se el ili 200 milionoj da muoj estos uzataj por planti la superrizon, kun mua kresko de po 150 kilogramoj kiel kalkula normo, do ĉiujare ĉinaj kamparanoj povos por sia lando pliprodukti 30 miliardojn da kilogramoj da greno. Tio estas pli ol la totala kvanto de Hunan-provinco en suda Ĉinio, la plej grava rizejo en Ĉinio, kaj povos vivteni 75 milionojn da loĝantoj.

Kun la tempo, surbaze de la mua kresko de 150 kilogramoj povas esti plua pliigo de 150 kilogramoj, do ne estos problemo por nutri 150 milionojn da loĝantoj. Specialisto asertis, ke ĝis 2030 la ĉina loĝantaro nombros 1,6 miliardojn kaj de tiam ne plu kreskos. Laŭ tio la ĉina loĝantaro maksimume plimultiĝos je 300 milionoj. Sed, feliĉe, grandskale planti la superrizon ebligos por liveri manĝaĵon al 150 milionoj da personoj.

Pli ol 700 kilogramojn por unu muo la agronomoj jam realigis. Nun al 800 ili strebas. Post kiam ili sukcesos akiri 800 kilogramojn, ili havigos al si la novan celon atingi 900 kilogramojn. Ankaŭ la ĉina registaro fidas, ke en 2008 sur pli vasta terareo, kie oni plantos la superrizon, nepre realiĝos produktokvanto de po 900 kilogramoj por unu muo.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Monda lingvo aŭ mondaj lingvoj

Imagu ni tian situacion: „... Sinjoroj kaj sinjorinoj, mi bonvenigas vin al ĉi tiu unua prelego en la Kongresa Universitato. Nia hodiaŭa preleganto estas d-ro Brown el Filadelfio, Usono. Lia temo estas ‚Sana nutraĵo’. Kiel interpretisto, s-ro Smith el Oksfordo, Anglio, eŭrop-esperantigos la uson-esperantan tekston de lia prelego. Do, ni esperas, ke ĉiuj kongresanoj komprenos, kaj poste partoprenos en la postprelega diskuto, kiam vi rajtos fari demandojn en iu ajn el la dialektoj, kondiĉe ke s-ro Smith ne devos tro frue foriri por traduki ĉe la aŭstrali-esperanta prelego, kiu sekvos ...”

Absurdaĵo? – Kompreneble. Tamen iom simila estas la aktuala situacio pri la angla, la tiel nomata monda lingvo. Lasu min doni ekzemplon:

Mi kaj miaj familianoj estas vegetaranoj, sed ni loĝas en lando kie vegetarismo estas relative nove alveninta fenomeno. En loka librovendejo mia edzino serĉis bonan vegetaran receptlibron por iom variigi nian hejman manĝaĵon. La plej bona, kiun ŝi povis aĉeti, estas libro, kies aŭtorino laŭŝajne celas kaj la britan kaj la usonan legantarojn, ĉar efektive la teksto estas dulingva, almenaŭ en tio, kio rilatas al la kuireja kaj kuirarta terminaro. Jen, por komparo, mallonga listo, kiu montras la grandan diferencon inter la du formoj de la „angla” lingvo. (Kompreneble, oni povus fari similajn „dulingvajn” aŭ „dudialektajn” listojn por aliaj fakoj – transporto, edukado, muziko, sporto, ktp – en kiuj usonanoj kaj aliaj parolantoj de la angla uzas malsamajn terminarojn kaj apenaŭ interkompreniĝas.)

Angla (de Anglio) Usonangla Esperanto
Coriander Cilantro Koriandro
Floury Mealy Faruneca
Marrow Squash Kukurbo
Wholemeal bread Whole wheat bread Brana pano
Mincer Grinder Viandmuelilo
Corn Grain, wheat Tritiko
French beans Green beans Fazeoloj
Aubergine Egg-plant Melongeno
Purée Paste Kaĉo
Ground nuts (nun malmoderna) Peanuts Arakidoj
Spring onions Scallions Ŝalotoj
Tunny-fish (nun malmoderna) Tuna Tinuso
Chickpeas Garbanzo peas Kikeroj
Chicory Endive Cikorio
Celeriac Celery root Tubercelerio
Dwarf beans Thin beans Fazeoletoj
Ketchup Catsup Keĉupo
Mixed salad leaves Greens Salatoj
Greens Vegetables Legomoj
Natural Unsweetened Sensukera
Caster sugar Superfine sugar Pulvorsukero
Single/double cream Light/heavy cream Maldensa/densa kremo
Cornflour Corn starch Maizfaruno
Pita bread Pocket bread Hinda pano
Sweetcorn Corn Maizo
Plain flour All-purpose flour Faruno sen fermento
Kebabs Kabobs Viando sur pikstangetoj
Frying-pan Skillet Pato
To grill To broil Kradrosti
Stone Fourteen pounds Sep funtoj

Similaj, sed malsamaj listoj povus esti kompilitaj por la skotangla kaj hiberni-angla (irland-angla), kaj verŝajne por multaj aliaj landoj, kie diversaj formoj de la angla estas parolataj. Adeptoj de la angla kiel internacia lingvo estas sendube kuraĝaj homoj, se ili pretendas, ke ili kapablas majstri – aŭ eĉ kompreni – tiom da naciaj kaj lokaj dialektoj de la lingvo de Ŝekspiro.

Dum jaroj mi loĝis kaj en Hispanio kaj en Argentino. Ankaŭ en tiuj landoj, mi konstatis ke estas granda diferenco inter la respektivaj kuirejaj terminaroj (kaj kelkfoje en la terminaroj de aliaj fakoj, kvankam malpli ol en la angla/usonangla). Ni rememoru, ke ankaŭ la hispana estas monda lingvo, parolata en pli ol dudek landoj. Ofte oni aŭdas la argumenton de malapogantoj de Esperanto, ke ĝi ne taŭgas kiel internacia lingvo, ĉar ĝi certe dissplitiĝos en multe da dialektoj. Strange, la sama argumento ne estas uzata kontraŭ la angla.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Esti homa kaj literaturema

Grava arta okazaĵo en Anglio estas la ĉiujara festivalo de literaturo en Cheltenham (sud-okcidenta Anglio). Pasintjare dum la festivalo (26a de oktobro – 3a de novembro 2002) kelkaj el la plej elstaraj literaturistoj (verkistoj, kritikistoj kaj multaj aliaj) pridebatis la temon: „Esti homa – kion oni volas diri per tio?” Ĉeestantoj de grandaj kongresoj ofte volas samtempe partopreni en du aŭ pli da malsamaj kunvenoj. Ankaŭ mi spertis la problemon, kaj devis elekti inter ducent prezentoj. Jen estas ekstraktoj el mia taglibro.

La 1a tago. A. S. Byatt [bajat], unu el la plej superaj britaj romanistoj, esploris la problemon „historio en fikcio”. Ŝi ofte uzas fikcion por lumigi la pasintecon, kaj antaŭ nelonge gajnis la prestiĝan premion Booker pro la romano Posedo.

La 2a tago. Antonia Fraser, la renoma biografo, parolis pri sia biografio de Marie Antoinette [marí antŭanét]. Ŝi demandis, ĉu la lasta reĝino de Francio meritis la ekzekuton; sed iu francino en la publiko opiniis, ke la biografio estas tro favora, kaj la prelegistino konsciis, ke eĉ hodiaŭ multaj francoj malamike rilatas al la reĝino. Parenteze, estas interese konsideri historion el la vidpunkto de alia lando. Ekzemple, multaj anglaj verkistoj kredas, ke Napoleono debutis kiel senprincipa oportunisto, kaj post ĉio estis paranoja megalomaniulo. Sed la populara franca historiisto, Max Gallo, en la biografio de Napoleono, priskribis lin kiel heroon kaj profeton.

La 3a tago. La 87-jara juda historiisto, Eric Hobsbawm, retrorigardis sian vivon en Berlino dum la 1930aj jaroj. Laŭ li, la 20a jarcento estis la plej terura en la historio. Imperiismo, faŝismo kaj komunismo estas ne nur la objektoj de liaj libroj, sed ankaŭ elementoj de la vivo. Hobsbawm opinias, ke judoj hodiaŭ ne nepre identiĝu kun Israelo, ĉar la agoj de la tiea registaro ne konformas al la originalaj ideoj de Cionismo.

Krome, hodiaŭ temis pri la eminenta verkisto de la 20a jarcento, Iris Murdoch [ajris medok]. Estis tri prelegintoj: R. Eyre [er], reĝisoro de la kinofilmo „Iris”, J. Bayley [bejli], la vidvo de Iris (kies memoraĵoj estis adoptitaj por la filmo), kaj P. Conradi, la biografo de Iris. Ili diskutis la malsamajn problemojn de biografio en libroj kaj en filmoj. Ĉu oni laboru kronologie aŭ, kiel faris Bayley, starigu sinsekvon de pordoj, kiuj subite malfermiĝas kaj kondutas onin malantaŭen kaj antaŭen, aŭ, kiel faris Eyre en la filmo, dungi du arojn da geaktoroj por krei pasintecon kaj nuntempon?

Samtage John Bayley, kiel kritikisto, denove estis sur la podio kune kun la bonega brita poeto Ruth Padel, kiu elektis por diskutado tri konatajn poemojn el la 19a, la 20a, kaj la 21a jarcentoj.

La 4a tago. Sarah Hopper prelegis pri la mezepokaj kristanaj pilgrimoj al Canterbury [kánteberi], Romo, Jerusalemo, ilustrante per samepokaj rakontoj la danĝerojn de la diversaj vojoj. Mi vizitis la bonegan urban muzeon. Tie estas ĉambro omaĝe al la Cheltenham-ano Edward Wilson [edŭad ŭilson] – unu el la kvin britaj esploristoj, kiuj atingis en 1912 la sudan poluson, sed revene, kune kun siaj kunuloj, pereis.

Okazis debato pri klasika literaturo, kie oni taksis la hodiaŭan influon de antaŭaj verkistoj. Robert Edric, aŭtoro de la romano Pactempo, parolis pri John Steinbeck [stejnbek] (100-jariĝinta en 2002), usona romanisto, aŭtoro de la majstroverko La vinberoj de Kolero.

La 5a tago. Magnus Magnusson, tradukinto de la islandaj sagaoj, prelegis pri la literaturo de Islando. De multaj jaroj li loĝas en Britio kaj estas ekzemplo de la multaj enmigrintoj, kiuj riĉigas la kulturan vivon de Britio.

La 6a tago. La dua objekto de la priklasikula serio estis Aldous Huxley [haksli]. En 1932 li anticipis provtubajn bebojn, distraĵ-drogojn, virtualan realecon kaj genetikan inĝenierarton. La legenda antiutopio Kuraĝa Nova Mondo montris, ke li estis profeto. Liaj verkoj ŝajnas esti pli klarvidaj ol 1984, admirita de Huxley.

La 7a tago. La romanisto D. J. Taylor [tejlor], verkinta la definitivan biografion de W. M. Thackeray [tákerej], daŭrigis la studadon de klasikaj romanistoj. Taylor prezentis la ĉefverkon de Thackeray La Foiro de Vanteco kiel la plej elstaran anglan romanon de la 19a jarcento. La ĉefa merito de granda romanisto estas la potenco krei personecojn, kaj Becky Sharp, la protagonistino de la romano, estas inter la plej superaj kreaĵoj de la angla literaturo.

La 8a tago. La konata historiisto Tristram Hunt [hant], diskutis La anglan enlandan militon – la militon, kiu dividis la nacion en la 17a jarcento. Ofte oni prezentas tiun militon kiel konflikton inter la etnobelaro, kiu subtenis la parlamenton, kaj la aristokratio, kiu batalis favore al la Krono. Sed Hunt montris, ke la konflikto estis religia.

La objekto de la hodiaŭa fina kunveno estis Joseph Conrad [ĝozif konrad]. Lia Koro de Mallumo estis unuafoje eldonita precize antaŭ cent jaroj. Oni rimarkis, ke Conrad, kies lingvo dum fruaj jaroj estis la pola, tamen verkis ĉiujn romanojn per eleganta angla1. Kritikistoj nomis Conrad-on impresionisto, kaj li certe portretis la movadon de la romanoj per la privata vizio de realeco de ĉiu persono. Fine de la vivo, Conrad estis inter la ĉefaj modernistoj kun Eliot, Joyce [ĝojs], Woolf [ŭulf] kaj Yeats [jejc]. Ili ĉiuj malakceptis la tradician kadron de la rakonta priskribo, favore al „fluo de konscio”. En la Koro de Mallumo Conrad verkis pri Afriko, sed ne simple pri Afriko. Li sciis la limojn de la sovaĝeco de „civilizita” homaro: milionoj mortis en batal-buĉoj, en gulagoj kaj en faŝismaj mortbarakoj; ne mirinde, ke Conrad estas ne nur brila rakontisto kaj stilisto, sed ankaŭ granda profeto.

La 9a tago. Fine de la Festivalo, Alan Aykbourn [ejkbon], la plej grava vivanta brita dramverkisto, diskutis kun sia biografo kvardek jarojn en la teatra mondo.

Ĉu la Festivalo ĝuste respondis al la demando, kiu staris en la komenco de ĝia broŝuro: „Esti homa – kion oni volas diri pri tio?” La diversaj elstaraj verkistoj ja esploris la homan staton. Sed oni multe parolis ankaŭ pri la celoj de romanoj. La aŭtoroj de Kuraĝa nova mondo kaj 1984 asertis, ke romano devus havi opiniojn kaj instigajn ideojn, kaj ke la enhavo de romano devus esti pli grava ol stilo kaj tekniko. Aliaj verkistoj tute malkonsentis. Ĉu literaturo estu didaktika aŭ distra? Aŭtoroj iam deklaras, ke iliaj verkoj estas artaĵoj, kaj ne gravas, se esoteraj. Aliflanke, iuj grandaj romanistoj provas doni plezuron estetikan. Do evidente, la vero, kiel ofte okazas, troviĝas ie meze.

De tempo al tempo iu deklaras „la morton de romano” aŭ eĉ, en la epoko de inform-teknologioj, „la morton de libro”! Sed dum naŭ tagoj en Cheltenham miloj da legantoj amasigis la Festivalon, kaj per tio pruvis: libroj ja vivas!

W. H. SIMCOCK
1. Per tio Conrad similas al Nabokov, kiu, tamen, duonon de siaj romanoj verkis en la rusa; krome, Nabokov dum la tuta vivo admiris Conrad-on.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Evgeni Georgiev

(Redaktoro de la rubrikoj „Turismo” kaj „Hobio”, Vieno, Aŭstrio)

Mi estas 48-jara bulgaro, kies vivo ĝis nun pasis en du landoj – Bulgario kaj Aŭstrio. Antaŭ 11 jaroj mi ekloĝis kaj eklaboris en la aŭstra ĉefurbo Vieno. Tie mi fariĝis doktoro pri filozofio (disertacio pri Hugo von Hofmannsthal). Profesie mi estas ĵurnalisto kaj specialisto pri merkatiko.

Esperanton mi eklernis kiel 14-jara knabo en mia naskiĝurbo Sofio, Bulgario. Mi aktivis en la landa kaj internacia Esperanto-movado – Bulgara Esperanto-Asocio (1978-1990), TEJO (1978-1982) kaj TEĴA (1983-1995). Mi laboris multajn jarojn kiel redaktoro de la revuo Bulgara Esperantisto (1982-1984, 1987-1992) kaj kiel redaktoro ĉe la Eldonejo de Bulgara Esperanto-Asocio (1984-1987). Krome mi estas kunkompilinto de la bulgara-esperanta poŝvortaro (1992). Kunlaboranto de MONATO mi fariĝis en 1991, kaj redaktoro de la rubrikoj „Hobio” kaj „Turismo” respektive en 1992 kaj 1996.

Miaj ŝatokupoj estas legado de beletraĵoj, kinoarto, muziko, sporto, vojaĝado.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Damnita komputilo! Diabla Interreto!

Leginte la enkondukon Lingvopolitiko de Stefan Maul en MONATO 2002/12, p. 5, mi profunde simpatias kun li pro liaj komputilaj problemoj. Ankaŭ mi estis plurfoje viktimo de interretaj virusoj sed fidis, ke kontraŭvirusa programaro solvos la aferon. La programo, kiun mi instalis por protekti min, estas verkita en la angla lingvo, kiun mi bone komprenas – la usonanglan komputilan ĵargonon tamen nur parte.

Brokantan komputilon mi aĉetis unue nur post multe da cerbumado. Ĝi apartenis al lernejestro, kiu instalis valorajn programojn, inkluzive de plurlingva tekstoprilaborilo. Kvankam pasis multe da tempo, ĝis mi lernis efike uzi la komputilon, mi estis tamen ravita kaj tute ĉesis uzi skribomaŝinon. Mi komencis korespondi per Interreto, kio dum la unuaj jaroj kaŭzis al mi neniajn problemojn.

Streĉo

Poste mi akiris pli rapidan komputilon kun Vindozo 95. Pri la programaro mi estis kontenta, sed mi komencis sperti gravajn problemojn pri Interreto. Dum la lasta jaro miaj zorgoj kreskis kaj mi timis, ke la streĉo (kiun mi ne povas toleri) malsanigos min. La unua ĝeno devenis de t.n. „spamo” – t.e. nedezirataj retpoŝtaĵoj. Ĉiusemajne mi ricevis centojn da „spamaĵoj” ĉiaj: pri usonaj produktoj, kuracistoj kaj dentistoj en Kalifornio, ferioj en Disneyland, adolta kaj infana pornografio, asekuro, ktp. Mi instalis kontraŭspaman programaron Spamkiller, kiu kostis 40 dolarojn, tamen ĝi protektis nur kontraŭ malgranda nombro da relative senofendaj mesaĝoj.

Spamo ne estis mia sola ĝenaĵo. Tiam komenciĝis virusaj atakoj. La kontraŭvirusilo de Norton detruis kelkajn malpli gravajn virusojn kaj riparis du-tri difektitajn dosierojn: sur la plej gravajn ĝi ne efikis. Konato komputilista diris, ke la virusoj devenas de miaj amikoj, kiuj certe senscie ricevis virusojn, kiuj uzis iliajn komputilajn adresarojn. Mi estas konvinkita, ke li pravas: unu el la plej venenaj virusoj, kiujn mi ricevis, venis ene de listo de membroj de UEA. Alia konsistis el nedezirata pornografia materialo el Pollando.

Katastrofa

Mi devis dufoje porti la komputilon al riparejo: la kosto de la riparado estis granda por homo, kiel mi, kiu ne plu ricevas monatan salajron. La unuan fojon mi sukcesis rehavigi al mi la plimulton de miaj programoj kaj dosieroj, sed kelkajn mi ne plu retrovis. La dua fojo estis preskaŭ katastrofa: multon mi perdis por ĉiam. Pri Interreto mi estas komplete seniluziiĝinta.

Por protekti mian komputilon mi provis elfiltri ĉion, kio estis en la angla lingvo aŭ usondevena. Ne eblas tion fari. Mi plurfoje ŝanĝis interretajn servilon kaj retadreson, sed vane. Fine mi decidis ne plu ricevi retmesaĝojn. Nuntempe mi uzas Interreton nur por sendi mesaĝojn, serĉi informojn kaj rezervi aviadilajn fluglokojn. Kompreneble tio ne estas vera solvo. Se ĉiuj, kies retadresoj troviĝas en mia komputila adresaro, samon farus, oni sendus mesaĝojn, kiujn neniu legas. Tiel la tuta sistemo ne plu funkcius – kio apenaŭ estas mia problemo.

Pornografio

Kie mi loĝas, estas kontraŭleĝe rigardi per tuttera teksaĵo infanpornografion kaj materialon, kiu povus esti uzata por terorismo. Kelkfoje materialo tia aperas kontraŭvole kaj eniras la komputilan memoron. Lastatempe anglo estas arestita pro tio, ke la disko de lia komputilo enhavis pornografiaĵon pri infanoj; same okazis al instruisto en mia urbo. Ĉu tiuj homoj kulpas, intence elŝutinte pornografiaĵojn, mi ne scias. Tamen tiel la propra komputilo kapablas atesti kontraŭ la posedanto pro krimo, pri kiu iu alia respondecas.

Por mi, la risko uzi komputilon nun tro grandas. Interreto kaj tuttera teksaĵo fariĝis drogaĉoj: en la malnova greka la vorto farmakon signifis kaj kuracilon kaj venenon – samtempe utilan kaj danĝeran. Do se oni ion pridubas, prefere evitu. Tiu ĉi mirinda ilo, kiu povus esti uzata por kulture riĉigi la homaron, estas akaparita de fiuloj. Sed homoj ĉiam emas uzi siajn inventaĵojn ne por sed kontraŭ siaj kunhomoj. Damnu! Damnu! Damnu!

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Neklara uzo de angla vorto

En MONATO 2002/12, p. 16-19, Hektor Alos i Font donis tre interesan superrigardon pri la situacio de la kataluna lingvo. Sed eĉ pli nova kaj interesa por mi estis lia uzo de la vorto light, kiu laŭ la finaĵo ne povas esti Esperanto-novismo proponata de li. Ĉar mankas ĉia klarigo, evidente la aŭtoro kaj la redakcio konsideras, ke ĉiu leganto de MONATO komprenas tiun vorton. (Mi supozas, ke ĝi estas angla kaj signifas „leĝera”. Eventualaj nuancaj mankoj de tiu traduko bedaŭrinde eskapas de mi.)

Mi povas imagi multajn kialojn, kial iu aŭtoro aŭ redakcio preferas la anglan al Esperanto. Sed kial ne apliki tiujn kialojn al la tuta artikolo?

Reinhard FÖSSMEIER
Germanio

Noto de la redaktoro: „Kataluna light” estis moknomo uzata de la kontraŭuloj de la skriba uzado de varianto de la kataluna pli proksima al la parola uzo de la lingvo en la areo de Barcelono. La nomo devenas de la tiutempe moda anglismo light (malpeza) por diet-produktoj. La leganto certe rimarkis la uzadon de kursivo, laŭ la konvencioj de MONATO por fremdaj lingvoj, sed pravas, ke oni malatentis aldoni tradukon, laŭ tiuj samaj konvencioj.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Israelanoj instruis terorismon

En MONATO 2003/11, p. 11, linio 3, legeblas „en longa ĉeno de sabotadoj (eksplodigoj) kontraŭ Israelo”. La terorismon la arabaj palestinanoj eklernis de la judaj palestinanoj, kiuj de 1945 ĝis 1948 efektivigis „longan ĉenon de sabotadoj” kontraŭ la britoj, kiuj depost 1918 ricevis de la tiama Ligo de Nacioj mandaton por administri tiun eksan turkan posedaĵon. La atakoj kulminis la 22an de julio 1946 per la eksplodigo de hotelo King David (Reĝo Davido) en Jerusalemo, kiu estis la ĉefstabejo de la britoj.

La estro de la sekreta juda armeo Irgun, Menaĥem Begin, deklaris la postan tagon, „ke la forto de la eksplodo superis ĉiujn niajn esperojn” (76 mortintoj, 46 vunditoj kaj 29 malaperintoj). Tio ne malebligis, ke li iĝis ĉefministro de Israelo en 1977 kaj ricevis en 1978 la nobelpremion pri paco, kune kun la egipto Anŭar Sadat. Nostalgie, la subskribinto pensas pri Teodor Herzl, la fondinto de cionismo, kiu revis, ke Palestino iĝu multkultura paca lando. Ĉu la sabraoj (denaskaj israelanoj) jam legis lian libron Altneuland (Malnova novlando)?

Hélène FALK
Belgio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La gepatra de Zamenhof (2)

En MONATO de novembro 2002 mi legis, je mia ŝokiĝo, artikolon kie oni nomas la polan lingvon „lingvo de Zamenhof”. Ke pro manko de informiteco tiajn stultajn erarojn nacilingve fojfoje oni aperigas, jam estas bedaŭrinde, sed en Esperanto-magazino tio vere ne estas akceptebla. Aperis ja niakultureje la lastajn jardekojn sufiĉe bonaj studoj kaj informoj pri Zamenhof. Se nur mencii kelkajn aŭtorojn, oni pensu minimume pri N.Z. Maimon, G. Waringhien, A. Holzhaus kaj Ludovikito, la eldoninto de la multvoluma Plena Verkaro de LLZ.

Kiel sciate, la gepatra lingvo de Lejzer Ludwig Zamenhof estis la jida, kvankam eble oni povus iel paroli pri du samtempaj gepatraj lingvoj: „Flanke de la jida, kiu estis la komuna lingvo de tieaj judoj, lia patro uzadis ankaŭ la rusan en sia hejmo. La kvinjara Ludoviko jam scipovis legi kaj skribi ruse. Li amis tiun ĉi lingvon elkore, kaj revadis fariĝi iam rusa poeto.” (Ludovikito: Senlegenda biografio de L.L. Zamenhof, p. 11). La polan lingvon li nur eklernis 13-jara, post transloĝiĝo de la familio al Varsovio (Samlibre p. 12). Mi esperas, ke tiajn misprezentojn oni ne plu aperigos.

Gerrit BERVELING
Nederlando

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kvina povo

En la lastjara 2a Forumo Sociala Tutmonda de Porto Alegre, redaktoroj de Le Monde Diplomatique (la diplomata mondo), kiel Ignacio Ramonet [inásio ramoné] sugestis iun „internacian observejon de la amaskomunikiloj”. Nun por la 3a Forumo, publika lanĉo de Media Watch Global (angle por „tutmonda observado de amaskomunikiloj”) estas antaŭvidita.

Plia povo

Tradicie en niaj demokratiaj „ordigaj” sistemoj oni distingas la leĝdonan povon, la plenuman (ekzekutivan) povon (la registaron) kaj la justican (juran) povon. La kvara povo estas de pluraj jardekoj la potenca informado de gazetaro kaj televido, ĝis antaŭ nelonge sub rego (kun cenzuro aŭ ne) de la ŝtatoj, kiuj propagandis siajn interesojn kaj ideologiojn. Nun sub la ŝildo de libera iniciatado (la liberalismo) per la tiel nomata informadiko kun interretaj amaskomunikiloj kaj politikaj artifikoj, gigantaj entreprenoj akaparas la „informadon”, la amasinformadon (la „mediojn” kiel diras erare eĉ kleraj esperantistoj). Ja, jen poluado de la intelektula medio, kie ĉiaj sektoj kaj ĉarlatanoj provas „vendi” sian varon.

La franca ĵurnalo Le Monde (La mondo) ne hezitas diri, ke „la troo da informoj prezentiĝas kiel eksponenciala pligrandiĝo de manipuladoj, de mensmanipuladoj, de trompoj, de mensogoj kaj de venenadaj kampanjoj”. Kio pravigas tutmondan observadon kaj evidente la reagon, aparte de ĵurnalistoj, kies celo ĝuste estas senmaskigi trompojn, mensogojn, manipuladojn kaj venigi faktojn, realaĵojn por analizado, racia klerigado de la homoj anstataŭ la obskurantismo de ideologioj kaj sektoj el ĉiuj koloroj kaj diablaĵoj. Ĝis nun, sen kontraŭreago tiu ĉi kvina povo regas la ekonomian povon kaj la ideologian hegemonion per bombardado de senutilaj informoj, kio nur povas brutigi la popolon kaj manipuli ties menson por apartaj interesoj de la potenculoj.

Politikaj manipuladoj

Tiu ĉi kvina povo estis aparte efika sed trompa, mensoga en Brazilo okaze de la politikaj kampanjoj por elekto de nova prezidento. La ĝistiama reganto Fernando Cardoso [kardozo], kiu dum ok jaroj laŭ Le Monde entute „laminatis” Brazilon, sukcesis helpe de la ŝtato akapari la amaskomunikilojn por pave kaj parade sin prezenti kiel iun savanton de la patrio, kiu sukcesis regi la inflacion kaj sociale bonigi edukadon kaj sanon de sia popolo. Laŭ la kvina povo, la ekonomio estas en perfekta ordo, ĉio prospere kreskis, finfine oni prezentas paradizon ene de demokratio. La brazilaj amasinformiloj plene maskis la realon, kun inflacio revenanta (22 % en 2002), duobliĝo de senlaboreco en kvar jaroj, perdo de aĉetpovo en depresio, kun malpligrandiĝo de la minimuma salajro de 140 usonaj dolaroj al nun 60 monate. Sub nivelo de plena malriĉeco vivas 54 % el la 175 milionoj da brazilanoj. F. H. Cardoso estis tiom malbona administranto, ke 53 % el la buĝeto de la jaro 2002 estas por pagi ŝuldojn ... kaj 1995 ĝis 1999 ... sed tion ne diras la kvina povo. Por informiĝi ni devas trafi kaŝitajn fontojn aŭ legi la analizojn de eksterlandaj gazetoj kiel Le Monde Diplomatique de oktobro 2002 ekzemple, sub la plumo de Emir Sader, ne submetita al ĉi tiu kvina povo.

Religiaj trompoj

Por popolamasoj la kvina povo estas aparte taŭga ene de religiaj sektoj, kiuj ree invadas nian kompatindan mondon kun siaj kutimaj ĉarlatanaĵoj, mistikaj interpretadoj aŭ pliaj fantaziaĵoj. Kiom foraj iĝis la laikeco de informado, la scienca rigardo kaj analizado de nia mondo. Nuntempe ĉiuj religioj oficiale akiras televidajn kanalojn, unue danke al la dismo de siaj ŝafoj kaj due danke al politikaj manipuladoj (almenaŭ en Brazilo). Tipa ekzemplo estas la „universala eklezio de l' regno de dio”, kiu ekde 1975 konkeris Brazilon kaj invadas multajn pliajn landojn en la tuta mondo.

Sendube, katastrofe amuza komence de la jaro 2003 estis la subita anonco, en ĉiuj amasinformiloj, de homa klonado fare de iu sekto nomita „raelana”. La nova mesio, apostolo, aŭ oni ne scias kio, Claude Vorilhon [klod vorijón], memnomita Rael, de tempo al tempo vizitas Mahometon, kaj kunvenas kun Jesuo, Budho kaj aliaj en alia mondo ... Feliĉe oni diras ke dume la raelanoj ne nombras pli ol 50 000 frenezulojn (homojn, se vi volas!). Tamen pro la kvina povo, pro la interesegaj temoj prezentitaj, t.e. klonado kaj vizitado al Jesuo (antaŭ ol li revenos surteren!) per nifo (neidentigita fluganta objekto), ne estas dubo, ke por debilaj mensoj la afero estas alloga kaj rapide la raela sekto kreskos.

Rael havas medicinan helpantinon, belulinon Brigitte Boisselier [briĵít bŭaseljé], kiu zorgas pri la klonado en „serioza” entrepreno Clonaid [klonajd]. Ili anoncas grandajn projektojn por plibonigo de la homaro kaj surtera vivo ... sed ĝis nun ili science ne pruvis la unuan klonadon, kio cetere ne tre gravas – ĉu dio mem, antaŭ multaj jarmiloj, ne klonis Evan el ripo de Adamo kaj neniam venigis sciencan pruvon pri la faro? ... Restas la supozita fakto kaj la dia kvina povo kiu estis la unua povo. Ni cetere povas facile antaŭvidi klonadon de batalionoj da Bush [buŝ] kaj da Sadam Husajn por faciligi kaj la militon kaj la lukton de niaj karaj pacamantoj, kiuj neniel sukcesos atingi la kvinan povon.

Gilbert LEDON

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La aristarka raporto de Albisturo Kvinke

Gaius Publius grimacis al la subiranta suno. „Tolerebla estas nur la vino en ĉi tiu damnita lando.”

Ni sidis kune sur la teraso de mia vilao, rigardante la murojn de la antikva urbo.

„Mi volonte interŝanĝus mian postenon kontraŭ unu pokalo de falerno el la Galena taverno en Romo.”

Mia amiko ridetis. „Kial ci akceptis la subprokuratorecon, do?”

Mi ŝultrotiris. „Kiu povus rifuzi ordonon de nia imperiestra moŝto? Pli prudente tranĉi miajn vejnojn kaj morti en la banujo. Tiom aŭdaca viro mi ne estas ... Plie, vi jam scias, ke mia edzino estas jud-devena, kvankam romana civitanino. Ŝi volis revidi sian naskiĝlandon antaŭ nia translokiĝo al la suda Italio. Post mia eksiĝo, ni intencas pasigi ĉe nia filo en la kamparo apud Herkulaneo, tiom kiom restas de nia vivo. Mi ne plu estas juna kaj lastatempe mia sano malpliboniĝis.”

„Do, almenaŭ cia estimata edzino estas kontenta ĉi tie?”

„Ne tute. Ŝi domaĝas la amikinan rondon en Romo, kaj plie ŝiaj familianoj ne plu akceptas ŝin.”

„Jupitero! Kial ne? Ili devus fieri pri la fakto, ke ŝi estas edzino de romano.”

Ni fintrinkis, kaj mi vokis sklavon por alporti pli da vino. „Unue, la judoj ne permesas, ke la gefiloj geedziĝu kun nejudoj. Plie, mia edzino estas adepto de la Nazaretana sekto, kiun la ortodoksuloj rigardas kiel abomenan herezon.”

„Ĉu tio ne kaŭzis ĝenaĵon kiam vi estis en Romo?” demandis Gaius.

Mi ridis. „Kial ĝenaĵon? Neniu en Romo sin priokupas pri la kultoj praktikataj de la matronoj. Jen furoras inter ili la misteroj, jen iu religia novaĵo el Azio aŭ Persujo. Tio estas nura afero de virinoj.”

Gaius skuis la kapon. „Oni aŭdas konfliktajn onidirojn pri la Nazaretana sekto. Laŭ kelkaj, ĝi provokas ribelon kontraŭ Romo; laŭ aliaj, la Nazaretanoj estas pacemuloj kun altaj moralaj principoj kaj neriproĉebla vivo. Sendube, tia estas cia estimata edzino.”

„Se Sara kaj ŝiaj kunsektanoj estas tipaj Nazaretanoj, mi povas certigi cin, ke la dua opinio estas la plej ĝusta.”

„Olda amiko, mi ĉiam respektis cian kriterion. Pardonu min, se mi ofendis. ”

„Ne pardonende. Verdire, kiam Sara unue aliĝis al tiu sekto, mi iom maltrankviliĝis, sed poste mi konvinkiĝis, ke ĝiaj celoj kaj instruoj estas moralaj kaj sendanĝeraj. Fakte, mi eĉ decidis iom esplori la aferon. Precipe, mi volis scii kiu kaj kia estis tiu Nazareo aŭ Nazaretano, kiu laŭdire fondis la sekton.”

„Se mi ne eraras, temas pri tiu tiel nomata Kresto, ĉu ne?”

„La sektanoj aplikas al li diversajn nomojn kaj titolojn: Kristo, Jehoŝua, Jeŝua ...”

La alveno de la domsklavo portanta novan urceus da vino momente interrompis nian konversacion. Gustuminte kaj aprobinte la kvaliton, mi daŭrigis: „Lastatempe mi faris rondvojaĝon tra la subprovinco por kontroli la situacion pri impostoj kaj akcizoj. Akompanis min mia plej fidinda sekretario, greka sklavo nomata Aristarkos.”

„Surprize renoma nomo por sklavo!”

„Ne, ne, li estas pli ol komuna sklavo. Aristarkos estas saĝa kaj inteligenta viro. Krom la greka kaj latina lingvoj, li bone parolas la aramean kaj scipovas legi la hebrean. Venontjare mi intencas liberigi lin. Li petis permeson aĉeti sian liberon, sed mi donacos ĝin al li pro liaj multaj jaroj de fidela servo. Samtempe mia edzino donos liberon al sia persona sklavino por ke ili povu kune geedziĝi. Sara estas sentimentala virino.”

„Prefere bonkora ... ” Mi daŭrigis. „Revenante, tamen, al mia temo, mi decidis lasi mian sekretarion en Galileo por provi serĉi pli da informoj pri tiu Nazareo. Finfine, oni devas esti plene informita pri ĉio kaj ĉiuj en sia teritorio. Li jam faris kelkajn enketojn ĉi-rilate, en Samario kaj Judeo. Nun mi atendas lian revenon kaj raporton. Kompreneble, ho Gaius, ĉi tio estas konfidenca. Mi povas mencii ĝin nur ĉar ci estas mia plej malnova amiko. Aj, tiuj ĝojaj tagoj de nia juneco! La cirko, la palestro, la banejoj ...! Nia konversacio restu inter ni.”

„Vi bone konas min, ho Rubrius ... ”

***

Du semajnojn post nia konversacio sur la teraso, mi troviĝis en la buduaro de Sara, kun kiu mi priparolis mastrumajn aferojn. Subite enkuris, tre ekscitita, ŝia persona sklavino, Cerusina. Ŝi informis nin, ke ĵus revenis Aristarkos. Mi ordonis, ke li envenu.

La raporto de Aristarkos estis detala, sed iom nekontentiga. Malgraŭ intensa pridemandado de la lokanoj, fidinda informo pri tiu Nazareo estis netrovebla.Eĉ inter la plej maljunaj lokanoj kun plej longaj memoroj, neniu povis konfirmi, ke iam ekzistis la persono priskribita kaj adorata de la kunsektanoj de mia edzino.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Laŭ la kredo de la Nazaretanoj, la fondinto de la sekto mirakle naskiĝis en Bet-Leĥem, urbeto en Judeo. Lia supozata patrino, Maria, kaj ŝia edzo, Jakobo, loĝis en Nazareto, mizera vilaĝo en Galileo, kie Jakobo estis ĉarpentisto. Pri la infaneco de Nazareo estas kelkaj naivaj legendoj. Kiam li atingis la viran aĝon, li komencis prediki, kuraci malsanulojn, kaj fari miraklojn. Li elektis grupeton da disĉiploj, kun kiuj li vagis tra la lando, sekvata de la vulgara popolo. La aŭtoritatoj akuzis lin pri ribelo kontraŭ Romo, kaj li estis krucumita apud Jerusalemo.

Mi iom malpacienciĝis. „Tiom mi jam scias, Aristarkos. Kion novan ci malkovris? ”

„Unue mi renkontis tre maljunan viron en Nazareto, kiu diris al mi, ke Jakobo kaj Jehoŝua estas tro komunaj nomoj por esti signifaj. Li konis iun Jakobon, kiu estis masonisto – ne ĉarpentisto. Lia patro ankaŭ nomiĝis Jakobo kaj praktikis la saman metion. Sed al la dua Jakobo naskiĝis nur filinoj. En alia vilaĝo, Kapernaumo, oni rakontis al mi pri iu juna rabeno, nome Natano aŭ io simila, kiu anoncis en la sinagogo pri venonta Liberigonto, kiu elpelos la romanojn. Ankaŭ pri alia, iu Emanuelo, kiu predikis pri paco, amo al onies proksimulo kaj pardono al malamikoj. Sed laŭŝajne ne estis la sama viro en ĉiuj okazoj. Plie, iu maljunulino en Samario rememoris onidirojn pri galileano, kiu profetis kaj instruis.”

„Mu aŭdis multajn tiajn rakontojn, sed mi havas la impreson, ke temas pri diversaj homoj, kies diraĵoj kaj agoj estis erare atribuitaj al ununura persono, nome Nazareo. Plie la tutaĵo estis miksita kaj konfuzita kun popolaj legendoj, kaj kun rakontoj pri alia juda sekto, tiu de la Esenoj, kiu praktikis asketan vivmanieron apud la Morta Maro, kaj ilia gvidanto, tiel nomata Instruisto pri Justeco – ankaŭ kun iu predikanto nomata Johano. Laŭŝajne, la doktrinoj de la Nazaretanoj deriviĝas de la instruo de iu fama rabeno, nome Hillel, kaj de almenaŭ du pli aktualaj fontoj. Unu estas kolekto da maksimoj; la alia, aro da moralaj rakontetoj, kiujn la sektanoj nomas paraboloj.”

„Pri la krucumo de Nazareo, la rakontoj estas eĉ pli konfuzaj. Kelkaj diras, ke li mortis; aliaj, ke nur ŝajnis, ke li estis mortinta pro sveno aŭ komato, aŭ ke liaj disĉiploj forprenis kaj kaŝis lin, vivantan, vunditan aŭ mortintan. La sektanoj, tamen, kredas, ke li mortis kaj releviĝis el la tombo. En la oficialaj protokoloj en Jerusalemo, mi ne sukcesis trovi iun ajn mencion pri krucumo de ia ajn Nazareo, Jehoŝua aŭ Jeŝua.”

„Finfine, nenio estas konstatebla pri la kazo aŭ la viro. Eble Nazareo fakte ekzistis, eble ne. Povas esti, ke temas pri diversaj malsamaj homoj, aŭ pri nuraj legendoj.”

Mi laŭdis Aristarkon pri lia raporto. Samtempe, mi aldonis, ke mi timas, ke la informoj malĝojigos kaj eble seniluziigos mastrinon Sara.

Aristarkos restis silenta dum iom da tempo. Poste, li diris: „Ho mastro, neniam estis mia deziro malĝojigi la moŝtan mastrinon. Mia humila opinio – se ĝi iom ajn valoras – estas tio: Bona instruo kaj nobla ekzemplo restas bonaj, ĉu ili devenas de unu homo aŭ de pluraj - aŭ eĉ de mitoj.”

***

Refoje ni sidis en mia ĝardeno, mia amiko Gaius Publius kaj mi. Mi rakontis pri la eltrovaĵoj de Aristarkos.

Gaius suspiris. „Ho, mia oldulo, se ci petus mian konsilon, mi dirus, ne seniluziigu cian edzinon. Ni ĉiuj bezonas niajn iluziojn. Plie, kiu scias kio estas la vero? Ĉu gravas, kiu estas la aŭtoro de la homaj konceptoj kaj kreaĵoj? Cia Aristarko pravas. Pensu pri Homero: Oni ne povas esti certa, ĉu li aŭ alia poeto verkis la Iliadon kaj la Odiseadon. Eble Homero ne ekzistis. Eble diversaj aŭtoroj verkis la poemojn. Sed, se ne estis Homero, estis homo aŭ pluraj homoj, kiu aŭ kiuj havis tiom grandan genion kaj valoron kiel nia supozata Homero. Do li aŭ ili estis efektive nia Homero. La resto ne gravas.”

Gaius leviĝis por foriri. Ni ĉirkaŭpremis kaj adiaŭis nin.

Al Sara mi nenion diris pri la raporto de Aristarkos.

Albisturo Kvinke

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Pinte!

En Dublino, la ĉefurbo de la Irlanda Respubliko, ekzistas la plej alta monumento en la mondo – almenaŭ tiel oni pretendas. Kolosa svelta pikilo, el brila korod-imuna ŝtalo kaj nomita „The Spike” [spajk] (la pikilo), altas 120 metrojn: kiam per la plej alta gruo en Irlando estis alfiksita la lasta sekcio, aplaŭdis spektanta homamaso.

La „Spike” estas desegnita de arkitekto Ian Ritchie [riĉe], kiu esprimis sin tre kontenta pri sia laboro. Nun humuraj dublinanoj konkuras inter si por inventi la plej amuzan (foje plej maldecan) kromnomon por sia nova monumento.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Seksa sklaveco: ĉu defio al la 21a jarcento?

Ĉiujare, laŭ la Internacia Organizaĵo pri Migrado (IOM) en Ĝenevo, inter 500 000 kaj 700 000 virinoj kaj infanoj fariĝas sekssklavoj. Temas grandparte pri junulinoj, trompitaj de mensogoj pri laboro kaj promesoj pri pli bona vivo, kiuj falas en la manojn de homkomercistoj. Foje, laŭ viktimoj, kiuj sukcesis fuĝi, trompis ilin eĉ familianoj kaj proksimuloj.

Influas la kreskon de seksa sklaveco en Eŭropo ekzemple la kolapso de komunismo en Orient-Eŭropo, militkonfliktoj en Balkanio, senlaboreco, tutmondiĝo de la ekonomio, homa moviĝemo, plimultiĝo de „servoj de privata karaktero” en evoluintaj industrilandoj kaj ankaŭ Interreto.

Kial oni viktimiĝas? En vilaĝeto en Moldavio mankas akvo kaj elektro kaj homoj malriĉege vivas. Vilaĝanino estis Katja, junulino, kiu enmaŝiĝis en la homkomercista reto. Venigite al Sankt-Peterburgo, Rusio, ŝi komprenis, ke ŝia laboro estos tiu de prostituitino. „Jen kion mi volas diri al junulinoj”, diras 19-jaraĝa Katja. „Ne iru eksterlanden – neniu tie helpos vin. Pli bone estus, se vi vivus simple, laborus ie ajn kaj ĝuus tion, kion vi posedas. Mia sola deziro estas trovi laboron kaj fondi familion en etoso de amo.”

Kelnerino

Ana el Moldavio opiniis, ke ŝi laboros kiel kelnerino en Bruselo. Evidentiĝis, tamen, ke ŝi praktikos alian profesion. „Mi ne volis okupiĝi pri tio. Tial mi fartis malbone. En Moldavio, kie ni vivas malriĉe, tamen ne endas fari tian laboron”, Ana diras. Kaj Nataŝa el Ukrainio estas 28-jara kaj jam vidvino. Oni promesis, ke ŝi laboros en kafejo, sed fakte temis pri prostituado.

Tia estas la sorto ĉiujare de pli ol 200 000 junulinoj, iuj eĉ 14-jaraj, el la eksaj respublikoj de Sovetio kaj el sud-orienta Eŭropo. Ili provas forkuri el mizero kaj malsato kaj facilanime ekkredas la mensogojn de friponoj. Poste ili frontas al krudaj realaĵoj. La junulinoj estas varbataj per gazet- aŭ Interret-anoncetoj aŭ per buŝaj informoj fare de homkomercistoj.

Kelkaj virinoj estas venditaj jam en Balkanio, antaŭ ol atingi Okcident-Eŭropon. Tion, kio okazas en klubejo Mozart [mocart] en suda Serbio, oni ne povas nomi muziko. Policistoj trovis tie junulinojn el Rumanio kaj Ukrainio, kiuj prostituante sin devas tagnokte priservi klientojn. Tage ili ricevis nur du eŭrojn kaj skatolon da cigaredoj.

Bordelistoj

Plejparte prostituitinoj en Balkanio estas vendataj kiel „varo” al prostituistoj kaj bordelistoj. La aĉetprezo kuŝas ekzemple en Rumanio inter 50 kaj 200 eŭroj. En Kosovo oni pagas de 700 ĝis 2500 eŭroj por virino. La gajnoj de homkomercistoj kaj bordelistoj ege altas. Pli kaj pli ofte trafas adoleskantoj kaj eĉ infanoj en la manojn de prostituistoj. Tial proksimume 80 % de la junulinoj eligitaj el Albanio ne atingas sian 18an jaron.

Nur tre malmulte da viktimoj ricevas helpon kaj subtenon. Se polico eksterlande kaptas ilin, ili riskas esti arestitaj kaj forpelitaj. Polico kaj aliaj aŭtoritatoj traktas la problemon senhelpe kaj indiferente: foje ankaŭ ili estas implikataj en la komerco.

Laŭ neregistaraj organizaĵoj tra Balkanio oni kontrabande liveras ĉiujare la plej grandan parton de 120 000 virinoj kaj infanoj el Orient- kaj Sudorient-Eŭropo al EU-ŝtatoj, kie ili estas vendataj cele al seksa ekspluatado kaj prostituado.

Infanoj

En la lastaj jaroj ankaŭ komerco pri pli junaj infanoj kreskis. La infanoj estas devigataj almozi kaj labori en okcidentaj landoj. Ofte najbaroj aŭ homkomercistoj el la propra loĝloko konvinkas per mono kaj falsaj laborproponoj gepatrojn en landoj kiel Moldavio, Ukrainio kaj aliaj respublikoj de la eksa Sovet-Unio, ke eksterlande iliaj idoj ĝuos pli bonan vivon. Ankaŭ gepatroj viktimiĝas same kiel la infanoj.

Tiel homkomercistoj en Orient-Eŭropo kaj en Balkanio ricevas rezulte de siaj krimoj miliardojn da eŭroj, samtempe ekspluatante leĝdonan sistemon, kiu apenaŭ punas fiagojn tiajn.

La Internacia Organizaĵo pri Migrado helpas al viktimoj eskapi la krimulojn kaj retrovi sencon en sia vivo. Katja el Moldavio nun laboras tage, rekonstruante junularan domon en sia vilaĝo; ŝi ankaŭ frekventas kurson por terkulturistoj. Katja kredas, ke ŝi povos trovi laboron por si kaj siaj infanoj – kaj neniam plu revenos al la teruro, kiun ŝi travivis kiel prostituitino. Per sia agado en Bulgario dum la lastaj du jaroj la IOM helpis al 40 virinoj reveni al siaj devenlandoj.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Internaciaj bankoj stabiligas siajn poziciojn

Internacie agantaj bankoj plu vastigas siajn poziciojn en landoj de meza kaj orienta Eŭropo. La privatiga procezo en tiuj landoj grandparte finiĝis. Nuntempe la banka sektoro tie spertas la duan fazon de solidiĝo: dum iuj internaciaj bankoj plu ekspansias, aliaj komencis retiriĝi el la regiono.

En la jaro 2000 fremdlandaj bankoj konsistigis 53 % de la aktivoj de ĉiuj bankoj en la regiono. Fine de 2001 tiu indico atingis 57 % (1999 – 43 %, 1998 – 32 %). Dum la aktivoj de la lokaj bankoj kreskis de 290 miliardoj al 349 miliardoj da eŭroj (pli ol 20 %), la aktivoj de la internaciaj bankoj plialtiĝis de 155 miliardoj al 207 miliardoj da eŭroj (pli ol 34 %). La banka merkato en meza kaj orienta Eŭropo estas jam grandparte disdividita. Tial estas malfacile trovi lokon por novaj merkat-partoprenantoj en la tiea sektoro.

En Kroatio internaciaj bankoj konsistigas 82 % de la bankaktivoj en la lando – plej alta indico en la regiono. En la Ĉeĥa Respubliko la „fremdlanda parto” estas 78 % de la totalo, en Slovakio 75 % kaj en Pollando 51 %.

La fakuloj atendas nun la duan fazon de banka solidiĝo. En la sekvaj du aŭ tri jaroj pluraj bankaj konkurenculoj forlasos la merkaton. Al bankoj sen klara strategio en meza kaj orienta Eŭropo estos ĉiam pli malfacile defendi siajn poziciojn. Post kiam la landoj el tiu regiono eniros Eŭropan Union, la nova situacio intensigos la konkurencon.

La dua ondo de solidiĝo jam komenciĝis en iuj landoj de la regiono. Ekzemple en la printempo de 2002 Bayerische Landesbank retiriĝis el Kroatio kaj Berliner Bankgesellschaft eniris procezon de vendo de sia parto en banko de Ĉeĥio. En Hungario, kie la unua fazo de solidiĝo startis tre frue, tri grandaj internaciaj bankoj (ING, ABN Amro, Société Générale) pasintjare forlasis la merkaton.

Ŝanĝoj en la proporcio

Kun la merkat-eniro de novaj bankoj fine de la 90aj jaroj, la pozicioj de internaciaj bankoj unuj rilate al la aliaj konsiderinde ŝanĝiĝis. El la pioniraj bankoj, kiuj venis tiun merkaton, nur la aŭstra Bank Austria Creditanstalt (BA-CA) estas ĉiam ankoraŭ inter la unuaj kvin. Kvankam la plu agantaj pioniraj bankoj en meza kaj orienta Eŭropo jam spertis la malpliiĝon de siaj merkatpartoj, tamen ili sukcesis reteni gravan avantaĝon, la vastan reton de filioj, dum la novenvenintoj ricevis nur unuopan ĉeeston. Do, ekzemple, BA-CA jam agas per siaj filioj en ĉiuj ĉefaj merkatoj de la regiono ekde la fruaj 90aj jaroj.

Inter la unuaj dek

Inter la bankoj kun vasta reto de filioj en meza kaj orienta Eŭropo la unuan lokon okupas la aŭstra BA-CA. Kun aktivoj de 21,6 miliardoj da eŭroj en la regiono ĝi aktivas en 15 landoj de la regiono. La dua granda banko estas UniCredito el Italio kun aktivoj de 18,1 miliardoj da eŭroj kaj agado en 8 landoj. En la unua deko de internaciaj bankoj la sekvajn lokojn okupas franca Société Générale (14,7 miliardoj en 9 landoj), nederlanda ING (12,4 miliardoj en 8 landoj), aŭstra Raiffeisen (11,1 miliardoj en 13 landoj), franca Crédit Lyonnais (2,1 miliardoj en 7 landoj) kaj aŭstra Volksbank (1,3 miliardoj en 8 landoj.

Grandaj ebloj pri kresko

En la regiono estas grandaj ebloj pri kresko, parte kiel rezulto de la malalta nivelo de financa perado: en la jaro 2001 la proporcio de la totalaj aktivoj de ĉiuj bankoj en proporcio kun la malneta enlanda produkto en meza kaj orienta Eŭropo estis proksimume 76 % kaj do kreskis konsiderinde (en 2000 ĝi estis 68 %). Por komparo: tiu proporcio en la eŭro-zono estas 200 %.

La specialistoj en la branĉo prognozas pliiĝon de la totalaj aktivoj de la bankoj en tiu regiono je 37 %, de nuntempe 363 miliardoj al 500 miliardoj da eŭroj en la jaro 2005. Grandan plialtiĝon oni atendas en la kreditdona sektoro.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Balkanio likvidas ekonomian malfruiĝon

La ekskomunismaj landoj en sud-orienta Eŭropo lastatempe stabile evoluas kaj montras la plej altan ekonomian dinamikon en Eŭropo. Malgraŭ la malforta internacia konjunkturo ĉi-momente tiuj landoj atingas por 2002 kaj 2003 ekonomian kreskon de averaĝe 4 %. Tiel ili ekde nun komencas rikolti la unuajn fruktojn de la malfacilaj reformoj strukturaj survoje al merkata ekonomio, kiaj estis akcelo de la privatigoj kaj radikalaj makroekonomiaj paŝoj stabiligaj.

Tiuj ŝtatoj post jaroj de malrapida evoluo fine ekiris la vojon de dinamika kresko. Pro politikaj konfliktoj en la 90aj jaroj estis ĉesigita por longa tempo la normala ekonomia antaŭeniro de Albanio, Bosnio-Hercegovino, Makedonio, Serbio-Montenegro kaj Kroatio. Por la jaro 2002 ekspertoj atendas plialtiĝon de la ekonomia rezulto per 3,5 %, kaj en la jaro 2003 ĝi atingos 4 %. Ankaŭ Bulgario kaj Rumanio, kiuj ĝuas la statuson de landoj kandidatoj de la Eŭropa Unio (EU), havos por 2003 ekonomian kreskon de pli ol 4 %.

Sekve de tio la „problemlandoj” en Balkanio montros en mezlonga periodo pli altan ekonomian kreskon ol la 15 ŝtatoj membroj de EU kaj eĉ pli altan ol la pli progresintaj reformlandoj de meza kaj orienta Eŭropo (kiel Ĉeĥa Respubliko, Pollando kaj Slovenio).

„Sudorienta Eŭropo avancas kaj komencas likvidi la malfruiĝon dum la 90aj jaroj”, diris Marianne Kager, ĉefekonomikistino de la aŭstra banko Bank Austria Creditanstalt (BA-CA). „Nur konsekvenca daŭrigo de la ekonomiaj reformoj povas preventi recidivojn en la regiono.”

La okcidentaj landoj, kiuj frue rimarkis la evolu-eblecon de Sudorient-Eŭropo kaj intense klopodis profundigi la ekonomiajn rilatojn, nun profitas la altan dinamikon ekonomian de la regiono.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Postrestanta poŝto

Ekde la sendependiĝo de Irlando, la poŝta servo P agus T – „Poŝto kaj Telegrafo” – estis ŝtata instanco, kies celo estis servi la publikon kaj ne fari profiton. En ĉiu kvartalo de grandaj urboj, en urbetoj kaj vilaĝoj troviĝis poŝtoficejo. Ĉiutage, krom dimanĉe, leteristo portis poŝtaĵon al ĉiu domo; krome, en la kamparo, tiu ofte faris aliajn servojn por maljunuloj, malsanuloj, ktp.

Malgraŭ tio, ke la organizaĵo estis malmoderna, ĝenerale ĉio kontentige funkciis. Ofte oni liveris poŝtaĵojn dufoje tage, aŭ eĉ trifoje, se venis pezaj pakaĵoj. En la lastaj jardekoj, tamen, la registaro decidis duonprivatigi la servon, kreante du apartajn profitdonajn entreprenojn, nome Telecom Eireann [telekom ejran] (nun Eircom) por administri telekomunikadon, kaj An Post por la poŝta servo.

Magazenoj

Rezulte, poŝtejoj ne sufiĉe profitdonaj estas fermitaj, kaj leterojn kaj pakaĵojn la poŝto ne plu liveras sabate aŭ fest- kaj ferio-tage. Krome, An Post ne plu liveras poŝtaĵojn al kamparaj domoj. Entute, malgraŭ modernigo, enkonduko de komputiloj kaj transformo de poŝtoficejoj en magazenojn traktantajn fotojn, loterion, asekuron kaj aliajn varojn, la servo multe malboniĝis.

Klientoj nun staru en longaj vicoj nur por aĉeti poŝtmarkojn pro granda nombro de homoj dezirantaj aliajn aferojn. Aperis novaj poŝtmark-aŭtomatoj, sed tiuj plej ofte ne funkcias. La dekstrema irlanda registaro intencas imiti la politikon de la eksa brita ĉefministrino Margaret Thatcher [mágret faĉe] kaj privatigi krome la transportsistemon. Laŭ raportoj el Britio, la tiea privatigo kreas kolosajn fuŝaĵojn kaj ĥaoson. Kiom sukcesa estas la libermerkata ekonomio!

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ripetoj

Kiam vi legas tiujn ĉi liniojn, eble oni jam militas en Irako, eble Usono jam venkis, eble oni jam kalkulas viktimojn. Eble – ĉar mi skribas tiujn ĉi liniojn kelkajn tagojn post deklaro de prezidanto Georg W. Bush [ĝoĝ dablju buŝ], ke daŭros nur ankoraŭ kelkajn semajnojn, ĝis li ordonos atakon; tiel li ripetus, por perfektigi tiaman mision, la militon de lia patro en 1991. Estas interese foliumi en tiujara volumo de nia revuo, por vidi kion ni skribis pri la „golf-milito”, kiel oni nomis ĝin. Ĉiuj tekstoj kontraŭis kaj kritikis, fojfoje draste kaj draŝe, tiun militon, per samaj argumentoj, kiujn nun oni regurdis dum la pasintaj monatoj. Tamen nun la kritiko estas eĉ pli forta, ĉar kontraste al 1991, kiam patro Bush reagis al invado de Kuvajto fare de Irako, en 2003 la iraka despoto atakis neniun. La tiama alianco sub gvido de Usono ne nur elpelis la invadintojn el Kuvajto – kio estis prava – sed ankaŭ bombardis Irakon en la nomo de „nova mondordo”, kiun volis establi patro Bush. (Pri tia „nova mondordo”, cetere, post la milito oni tute ne plu parolis.) Mortis tiam minimume 50 000 irakaj soldatoj kaj 200 000 civiluloj, pliaj centmiloj – precipe infanoj – dum la posta jardeko sekve de embargoj kontraŭ Irako (kompare al malpli ol 200 mortigitaj alianc-soldatoj). Usono ricevis por la milito de aliancanoj 54,5 miliardojn da usonaj dolaroj, por Usono mem ĝi kostis 37 miliardojn, tiel ke patro Bush gajnis 17,5 miliardojn. Reto Rossetti skribis en 1991: „Sed la plej bela konsekvenco de tiu tuta strategio estas tio, ke de nun ĉiu nacio estas libera vendi kiom ajn da milita ekipo al diktatoroj eventuale agresemaj. Poste, kiam ĉi tiranoj kreskos al minaca rolo, la samaj nacioj povos disbombi ilin kaj detrui ĉion, kion ili mem provizis antaŭe, kaj la tuta ciklo povas renoviĝi ...”. Georgo Kamaĉo akuzis: „La diktatoro eble restos, sed la popolon oni ne kompatis, oni simple ĝin masakris.”

Efektive, ĉu ni ne nun travivas ĝuste tiun ĉi ripeton, kiun prognozis Rossetti? Ĉu eble ni simple represu tiamajn artikolojn, se ja ĉio ripetiĝas, iel tiel? Nu, eble ripeto en alia dimensio. Mi karakterizis la tiaman militon „superflua”; papo Paŭlo 2a hodiaŭ diras: „Milito ĉiam estas malvenko de la homaro.” Sed kial tio ĝenu la usonan prezidanton? Bush ne estas katoliko.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Paco alvokata

Rilate Irakon la homaro staras angore antaŭ dilemo, ĉu elekti pacon aŭ militon. Se la dilemo estus vere tia, nek hezito nek angoro praviĝus, ĉar pacon ĉiu deziras.

Tiu ĉi dilemo estas tamen nur ŝajna: antaŭ ĝi la homoj malesperas, ĉar ĉiu sentas, ke elekti inter milito unuflanke (kun tragikaj sekvoj) kaj daŭra subpremado de irakanoj aliflanke prezentas ne vojforkon sed sakstraton.

Tamen elirejo eblas: paca, liberiga, demokratia; elirejo irebla kaj irenda. Solvo baziĝas sur jenaj konsideroj:

1. Antaŭ kelka tempo Usono deklaris, ke, se Sadam ekziliĝus, ĝi konsiderus ne plu necesa militon.

2. Tutmonde politikistoj ne sufiĉe atentis tiun aserton.

3. Laŭ Sadam-biografo (ĝis nun la sola, franca), li estas homo potenciale tre sentema pri tia vivosava perspektivo.

4. Por pli demokratia mondo tre gravas, ke, post Sadam, Irako estu regata ne de alia diktatoro.

Tial aperas alvoko postulanta, ke Unuiĝintaj Nacioj (UN) havu decidan rolon en Irako post Sadam, garantiante dujaran demokratian regadon. Tiel oni klopodas eviti militon, liberigi irakanojn, subteni la rolon de UN, serioze trakti gravan, sindevigan aserton de Usono kaj, finfine, liberigi Usonon de la suspekto, ke ĝi naftocele ekmilitas.

Ĉu fantazio? Neniel. Kredindaj mez-orientaj ŝtatoj kaj fidindaj organizaĵoj diskrete klopodadas rezignigi Sadam-on. Tamen nepras mobilizi tutmondan publikan opinion. Pro tio subtenindas alvoko trovebla (en Esperanto) ĉe www.radikalapartio.org. Ni esperu pri paco.

Ranieri CLERICI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kancer-karcero

Enkarcerigita estis la urbestrino de la sud-okcidenta angla banurbo Weston-super-Mare [ŭestan supa mea] – kune kun aliaj gravuloj, kiuj spertis saman sorton. La urbestrinon, Linda Hayes [hejz] mankatenis du policanoj, kiuj devigis ŝin pasigi tempon en policeja ĉelo. Tamen, malliberigite, ŝi rajtis uzi sian tekkomputilon – kaj oni eĉ portis al ŝi teon kaj biskvitojn. Finfine ŝi estis surstratigita kontraŭ pago de jam antaŭe fiksita monsumo. Ĉu rimarkeblis denove la brita malsano rilate frenezajn bovinojn? Tute ne. Tiel, simple, civitanoj de Weston-super-Mare kolektis monon por kontraŭkancera bonfara organizaĵo. Tamen sendube estis kelkaj, kiuj deziris, ke la urbestrino kaj la aliaj gravuloj estu por ĉiam enkarcerigitaj ...

David CURTIS/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio

Por la tagordo de la pasintdecembra pintorenkontiĝo de ŝtatestroj kaj ĉefministroj de Eŭropa Unio (EU) en Kopenhago estis prezentata raporto pri la uzo de lingvoj en la plilarĝiĝonta unio post 2004. La raporto proponis, ke ĝis junio 2003 EU-ŝtatoj trovu akordon pri la maniero kaj buĝetado de interpretado dum kunsidoj de la Eŭropa Konsilio. Do la diskutoj daŭras. Sed ne nur la Konsilio estas koncernata. Ankaŭ en la Eŭropa Parlamento kaj en la Eŭropa Komisiono la temo „lingvo” fariĝas pli kaj pli akra batalkampo.

Kelkaj eŭropaj politikistoj kaj ŝtatoj volas daŭrigi la nunan sistemon, laŭ kiu teorie ĉiu oficiala EU-lingvo estu uzebla kaj la kostoj de interpretado estu kovrataj el la EU-buĝeto. Reformklopodoj koncernas ne la „politikajn” kunsidojn de ministroj kaj altrangaj diplomatoj sed interpretadon de la pli fakaj kaj teknikaj kunsidoj, dum kiuj oni praktike uzas ofte nur la anglan.

Pagu-laŭ-postulo

Reformklopodo tia estas la modelo nomata „pagu-laŭ-postulo”, kiu antaŭvidas la eblon paroli kaj aŭdi interpretadon en ĉiuj „oficialaj” lingvoj. La diferenco manifestiĝas en la financado, ĉar tiu ĉi modelo diras, ke ĉiu ŝtato pagu sian propran lingvon (pagu-laŭ-postulo). Laŭ la ambasadoro de la germana reprezentejo ĉe Eŭropa Unio Wilhelm Schönfelder [vilhelm ŝénfelder], „Germanio fakte subtenas tiun ‚svedan’ modelon, sed pluraj ŝtatoj ne konsentas kun tiu modelo”.

Ŝtatoj kiel Francio aŭ Germanio havas sufiĉe da financa forto por pagi la kostojn de interpretado dum konsiliaj kunsidoj. Sekve Michael Cwik de la Eŭropa Komisiono argumentas, ke „kompreneble la financa ŝparo ĉe la ‚sveda modelo’ kuŝas ĉe germanoj kaj svedoj, ĉar ekzemple tiuj du ŝtatoj pagas multon en la komunan EU-buĝeton”.

Prestiĝaj kialoj

José Pinto de Sousa, portugala tradukisto ĉe la Konsilio, mencias la plej fortajn oponantojn de la kompromismodelo: „Estas fakte grekoj kaj belgoj, kiuj pledas por la ĝisnuna sistemo – ĉu pro prestiĝaj kialoj, ĉu pro lingva egaleco.” Li supozas, ke la „sveda” modelo estis balono por testi la reagojn de la aliaj. La tradukisto cerbumas pri eblaj solvoj: „Oni devas akcepti, ke estas kostoj pro plurlingveco en EU, tamen supozeble oni devas estonte redukti servojn kaj traduki malpli da dokumentoj.”

Precizigas Angelos Tsirimokos, greka kolego de Pinto de Sousa: „Jam nun oni ne plu interpretas kaj tradukas pure ‚teknikajn’ informojn ĉe la Konsilio en ĉiujn lingvojn.” Laŭ li, oni simple daŭrigos la ĝisnunan sistemon ĝis kolapso: nur tiam oni aliros la problemon (maniero efektive ofte uzata en la Eŭropa Unio).

Abrupta ŝanĝo

Tsirimokos observas alian tendencon: „Ĝis antaŭ dek jaroj ĉirkaŭ du trionoj de la tekstoj ĉi tie estis originale redaktitaj en la franca. Hodiaŭ la granda plimulto de la tekstoj estas en la angla.” Li povas ankaŭ precize diri, kiam tio okazis: „Abrupta ŝanĝo okazis en 1995 ĉirkaŭ la tiama plivastiĝo.” Kun ironio Tsirimokos aldonas, ke „eble oni ne volis devigi la finnojn kaj svedojn scipovi la francan”. La kvalito de la angla en la originalaj tekstoj ĝenerale ne estas malbona, trankviligas la greko, sed leviĝas problemo pro tio, ke la jura sistemo de Britio estas komplete alia ol la kontinenta sistemo reganta en aliaj EU-ŝtatoj. „Ĉar multaj tekstoj havas jurrilatan enhavon, la angla estas eble la malplej taŭga kiel pontolingvo el tiu vidpunkto”, asertas Tsirimokos.

La germana oficisto Cwik propagandas la projekton RELAIS kiel solvon. Tiu ĉi projekto antaŭvidas, ke oni uzu Esperanton kiel pontolingvon, kiam ne eblas rekta tradukado aŭ interpretado. Laŭ Cwik, „kodigi pensmanierojn en Esperanto estas multe pli facile ol en etnaj lingvoj. La fonetika klareco de Esperanto estas granda avantaĝo.” Ankaŭ limigita fizika spaco en kunsidejoj devigas al relajsaj solvoj. Pri tio fakte ne ekzistas granda dubo, nur pri tio ke la projekto RELAIS proponas Esperanton anstataŭ ekzemple la anglan aŭ francan.

Franclingvema institucio

La relativa forteco de la franca lingvo en EU estis longe certigita. La tri ĉefaj EU-urboj – Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo – situas ĉiuj rande de la franca kultur-areo. Walter Hallstein, la unua prezidanto de la Eŭropa Komisiono en la 50aj jaroj, proponis eĉ la francan kiel ununuran oficialan EU-lingvon. Lia propono estis malakceptita. Tamen la Komisiono restis dum la sekvintaj jardekoj tre franclingvema institucio.

Hodiaŭ oni povas konstati, ke la aferoj ne estas statikaj. Laŭ Dafydd ap Fergus, ĵurnalisto en Bruselo, „dum jardekoj oni povis dum gazetaraj konferencoj de la komisiono starigi demandojn nur en la franca kaj ricevi respondojn en la franca. Sed iam oni enkondukis la anglan kiel duan uzeblan lingvon. Intertempe la angla fariĝis multe pli uzata ol la franca.” Rande, germana ĵurnalistino malkaŝis, ke ŝi bonvenigis la enkondukon de dua lingvo en gazetaraj konferencoj, sed ŝi rimarkigis, ke duono de ĉiuj akredititaj ĵurnalistoj ĉe EU estas germanlingvanoj.

Funkcii trilingve

Sed kiel aspektas la lingva demando en la amaso da neregistaraj organizaĵoj, kiuj setlis ĉirkaŭ EU en Bruselo? István Ertl, informa oficisto de Eŭropa Reto kontraŭ Rasismo (ENAR), donas ekzemplon kaj raportas pri sia propra organizaĵo: „ENAR klopodas funkcii trilingve: angle, france, germane. Tamen, la efektiva uzado de ĉi tiuj lingvoj estas malkreska laŭ tiu ordo. Internaj dokumentoj estas preskaŭ ĉiam tradukataj anglen-francen reciproke, sed malpli ofte en la germanan. Samo validas pri kunsidoj de la ENAR-gvidorganoj. Pozitiva, sed preskaŭ nur ornamfunkcia, estas la ekzisto de retaj prezentopaĝoj de ENAR en ĉiuj 11 oficialaj EU-lingvoj.”

ENAR mem marĝene atentas lingvan diskriminacion, same kiel ekzemple diskriminacion laŭ aĝo, sekso aŭ seksa prefero, sed ne agas en ĉi tiuj kampoj pro la neceso prioritatigi kaj pro la konsidero, ke aliaj neregistaraj organizaĵoj jam aktivas specife en tiuj kampoj. Ertl agnoskas, ke en rilatoj kun eŭropaj instancoj, la superregado de la angla estas tute klara, kun la franca forte en dua loko. Aliaj etnaj lingvoj ludas ege marĝenan rolon.

Tunoj da papero

Rilate la Eŭropan Parlamenton, tiea asistanto el Germanio atentigas: „Mi ne plu memoras la kvanton de tunoj de papero ĉiumonate transportataj de Luksemburgo fare de la Eŭropa Parlamento per ŝarĝveturiloj por kunsidoj en Strasburgo kaj Bruselo. Sed mi memoras, ke la cifero ŝajnis al mi nekredebla.”

La provo, eble foje eĉ je kosto de efikeco, je konservo de la plurlingva reĝimo reganta en la Eŭropa Parlamento estas eble eĉ admirinda agado por lingva egaleco. Sed ŝajne tiu lingva egaleco nun estas minacata. Se oni vizitas la retejon de la parlamento (www.europarl.eu.int), ĝi ŝajne estas bele plurlingva – eĉ la lingvoj de la baldaŭaj novaj membroŝtatoj aperas, sed nur tre supraĵe. Ju pli profunde oni eniras la retejon en sia nacia lingvo, des pli da ŝanco, ke oni estos aŭtomate direktata al anglalingva versio. Eĉ tiam, kiam teorie la dokumento haveblas en pluraj lingvaj versioj.

Diskutkulturo suferas

Ankaŭ ĉe interpretado en la Eŭropa Parlamento la situacio ŝanĝiĝas. Eliza Kehlet, dana iama interpretisto klarigas: „Ĝis nun kun 11 oficialaj lingvoj eblis ankoraŭ interpretado por ĉiuj lingvaj kombinoj. Tamen jam fojfoje oni devis relajsi inter la finna kaj la greka kaj sekve la kvalito kaj de la enhavo kaj de la parlamenta diskutkulturo suferis.” Ŝi forte pledas por rekta interpretado kaj tradukado, atentigante, tamen, ke „kun baldaŭ 21 lingvoj tio fariĝos fizike malebla pro la malgrandeco de la ĉeloj kaj pro la grandeco de la tuta asembleo”.

Ŝi daŭrigas: „Interpretisto devas povi vidi la parolantan parlamentanon. Certe ekzistas teknikaj solvoj, sed oni ankoraŭ ne zorgis pri tio.” Interpreta sistemo kun 21 lingvoj jam pro efikecaj kialoj postulos pli da relajsado: en Bruselo, tamen, Esperanto ankoraŭ ne estas serioze konsiderata kiel taŭga pontolingvo.

Ekzistas tendencoj al pontolingvo, sed tiu estas la angla. La ĵurnalisto Fergus atentigas pri decido, ke surbendigoj de parlamentaj sesioj estu tradukitaj unue nur en la anglan. Tiu angla versio servu poste kiel fonto por tradukoj en la aliajn lingvojn. La sekvo estas sufiĉe klara: ekzemple kontribuo de portugala deputito estas unue tradukita en la anglan kaj el ĝi en la hispanan.

Tute absurda

Pinto de Sousa opinias: „Stultaĵo! Kie estas la avantaĝo? Kial nur irlandaj kaj britaj civitanoj ricevu estonte profesiajn rekte tradukitajn dokumentojn kaj ĉiuj aliaj EU-civitanoj nur malplikvalitan, nerektan version?” Laŭ Tsirimokos, „ne nur diskriminacia, sed ankaŭ praktike tute absurda estas tiu labormaniero, almenaŭ kiam temas pri lingvoj – ekzemple la hispana kaj portugala – pli intime parencaj inter si ol al la angla”. Fergus aludas ankaŭ juran aspekton: „Kiel ĉio ĉi povas kongrui kun la unua alineo de artikolo 21 de la ĉarto pri fundamentaj rajtoj, kiu klare malpermesas ajnan diskriminacion pro kialoj koncernantaj lingvon?”

Evidente estas tendencoj observeblaj. Ankoraŭ tro fruas por diri, ĉu la direkto al unu aŭ du privilegiaj lingvoj pludaŭras aŭ ĉu la kontraŭfortoj nun kolektiĝas. Ambasadoro Schönfelder notas: „Ni efektive je la fino tute ne diskutis tiun raporton prezentitan de la dana prezidanteco dum la pintokonferenco. La lingva demando estas daŭre tiom tikla afero, ke oni apenaŭ povas tuŝi ĝin. Ni supozeble daŭrigos la plurlingvan sistemon en EU.”

Marko Naoki LINS

La aŭtoro laboras en la brusela komunikadcentro de EEU.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro

En 1991, okaze de la unua golf-milito, mi kontribuis al MONATO per t.n. „taglibro de l' milito”. Pezkore mi malfermas novan ... parenteze kun deprimo rimarkante, ke multo, kion mi tiam notis, ankaŭ hodiaŭ validas.

Januaro

Jan. la 28a Granda kontraŭmilita manifestacio planata en parko en Londono. Ministrino malpermesis la manifestacion, pretekstante, ke miloj da botoj detruos la herbon en t.n. „reĝa” parko. Tiel registaroj sufokas demokration – ĉu ne almenaŭ parte pro sufokado de demokratio, subpremado de homaj rajtoj en Irako, ktp ni estas ekmilitontaj kontraŭ Sadam? Unue ekmilitu kontraŭ la propra registaro ...

Jan. la 30a Neĝo – prognozita – en sud-orienta Anglio. Transporto (aŭto- kaj fer-vojoj) paralizita: centoj da homoj tranoktas en siaj veturiloj. Ĥaoso. Ĉio ĉi en lando kredanta sin kapabla mobilizi dekmilojn da soldatoj kaj ilin organizi en fora, fremda lando. Krome: ĉu nia parlamento iam debatis la militon? Ne. Blair [blea] timas la verdikton de siaj parlamentaj „trupoj”: tiuj diskutu ĉasadon de britaj vulpoj, jes; ĉasadon de irakaj homoj, ne.

Februaro

Feb. la 3a Oni ja manifestacios en Londono. Cedis la ministrino: ŝia provo tiel krude cenzuri debaton tiom agacis, ke danke al vasta kondamno en almenaŭ liberalaj amaskomunikiloj ĉiu finfine aŭdis pri la manifestacio. Bela senpaga reklamado. Londonon mi ne iros (investado en tankoj kaj ne en trajnoj signifas, ke plej verŝajne mi ne atingus ĝustatempe la ĉefurbon). Okazos tamen samtage en mia urbeto (samkiel en multaj aliaj) simila event(et)o.

Feb. la 7a Ha! Nepras ridi. Registara dokumento listiganta la „krimojn” de Sadam riveliĝas kiel plagiato: la klaŭnoj kunskrapis „milito-pravigilon” el doktoriĝa disertacio kaj diversaj Interret-fontoj. Embaraso flanke de Blair kaj kolegoj. Bone!

Feb. la 8a Blair, katoliko; Bush, kristano – kiel eblas? Al kia dio ili preĝas? Se ne ekzistus religioj, se ni adorus ne diojn, ne profetojn sed nur la homaron, eble okazus malpli da militoj.

Feb. la 11a Britio izolita: francoj, germanoj, rusoj postulas pli da t.n. armilo-inspektoroj, pli da tempo. Iam Britio decidu, ĉu ludi plenan rolon en Eŭropo aŭ fariĝi la 51a usona ŝtato. Ŝajne Blair (jam mokata en Britio kiel Bush-a ministro pri eksterlandaj aferoj; aliaj diras „Bush-a pudelo”) jam decidis.

Feb. la 12a Laŭ registara ordono la ĉefa londona flughaveno estas okupata de pli ol mil soldatoj kaj policanoj por protekti ĝin (laŭdire) kontraŭ suspektata atako fare de al-Kajda. Ĉu kredi registaron, kiu ajnkoste volas konvinki skeptikan, kontraŭmilitan popolon pri neceso ekmiliti en Irako? Ĉu vere ekzistas terorisma danĝero tia? Mi ne scias. Mi vere ne scias.

Feb. la 15a Kontraŭmilita manifestacio en la urbeto: surstratiĝis 65 homoj – sufiĉe kontentige. Por la unua fojo ekde 20 jaroj mi prenis mikrofonon kaj alparolis preterpasantojn: unue stranga sento sed mi rapide rekutimiĝis. Kolektiĝis centoj da subskriboj; venis televida skipo – kaj jen mi en la vespera regiona novaĵelsendo. En Londono partoprenis laŭraporte pli ol miliono da homoj la plej grandan manifestacion iam ajn okazintan en la ĉefurbo. La popolo parolegis: ĉu Blair aŭskultis?

Feb. la 19a Rilate la militon, la mondo dividiĝas – pli malpli – en aŭdilkapuloj kaj senaŭdilkapuloj. Ĝenerale la aŭdilkapuloj (francaj, germanaj kaj aliaj saĝuloj ĉe la Sekureca Konsilio – reprezentantoj ekzemple de la Rumsfeld-a t.n. „malnova Eŭropo”) kontraŭas la militon; la senaŭdilkapuloj (Bush, Blair kaj la aŭstralia ĉefministro Howard) ĝin favoras. Esceptuloj (kial diable esceptuloj ĉiam torpedas – ve! milita metaforo evitenda – belajn teoriojn?) estas la italo, Berlusconi kaj la hispano, Aznar. Malgraŭ esceptoj, mi tamen sentas, ke la milito estos principe senaŭdilkapula, usonangla afero. Ĉu tamen la situacio estus alia, se Bush parolus ekzemple la francan? Ĉu tiam Chirac estus la vaŝingtona pudelo, kaj aŭdilkapula Blair membro de „malnova Eŭropa”?

Feb. la 22a Moraleco. Nepras militi kontraŭ Sadam (tiel nun predikas Blair), ĉar la iraka diktatoro estas homo senmorala, senskrupula. Tamen kio okazas en la Sekureca Konsilio? Ĉu ne Usono provas „aĉeti” subtenon de ekzemple afrikaj membroj? Alivorte: voĉdonu por plia UN-rezolucio „praviganta” atakon kontraŭ Irako kaj ricevu kroman usonan financadon. Kaze de Bulgario, Usono helpos rilate EU-eniron kaj NATO-kunlaboron. Kie la moraleco? Kaj kia? Evidente tia, kiu permesis al Bush – prezidanto pro suspektega elekto-proceduro – okupi ĉiam pli nigran Blankan Domon.

Daŭrigota.

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Dio, benu Usonon! (3)

Se Gofen (MONATO 2002/12, p. 9) per teritorioj „okupataj” distingeblaj de tiuj „disputataj”, aludas al tiuj kolonie de israelanoj loĝataj kaj al Israelo ŝtate aneksitaj (ĉirkaŭ 200 vastaj) establaĵoj, oni memoru, ke eĉ tiuj ĉi estis rabitaj de palestinanoj kaj plurfoje kondamnitaj de multegaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj, kaj fojfoje, kvankam hezite, malaprobitaj de Usono. Ĝuste tiuj ĉi estas, krom konstanta humiliĝo por la prirabita palestinana popolo, la precipa kaŭzo de enlanda terorismo.

Armando ZECCHIN
Italio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Dio, benu Usonon! (4)

Estas tiel domaĝe, ke viaj religiemo kaj naciismemo tiel blindigas vin, sinjoro Gofen! Vi eĉ verigas dubindaĵojn kaj neas veraĵojn plurajn. Subjektiva estas via artikolo, kaj malgraŭ kelkaj vortoj kiel Sirio aŭ Afriko, via penso ne ŝajnas elvolviĝi pli for ol viaj naciaj landlimoj. Pardonu mian brutalecon, sed en via artikolo pli videblas la tipa CNN-a kaj BBC-a (usona kaj brita televidkompanioj) temaro (registare inspirita, ne neu tiufoje!), kiun mi ofte vidas televide, ol vere objektivecserĉa laboro: la artikolo ŝajnas „krio de la koro” de usonano. Ankoraŭ pardonu, sed artikolo, kiu komenciĝas kaj finiĝas per „Dio, benu Usonon!”, neniam estos al mi objektiveca ekzemplo. Ĉu ĉar vi trovis pli aĉan ol via lando, vi rajtas kvalifiki ĝin „bona”? Celu al objektiveco kaj forlasu pasion. Tio estas mia konsilo por vi.

Adrien DURANDARD
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Mineralaj riĉaĵoj baldaŭ mankos

Komence de 2003 aro da konataj geologoj de la Akademio de Naturaj Sciencoj publikigis sian esploran raporton pri mineraloj. Ĝi montras, ke nun en Ĉinio multaj specoj de mineralaj riĉaĵoj havas nesufiĉajn rezervojn kaj ke en la venontaj 20 ĝis 30 jaroj Ĉinio alfrontos seriozan mankon de interalie petrolo kaj natura gaso.

En la raporto la geologoj konkludis, ke, se oni ne strebos por prospektori kaj serĉi novajn riĉaĵojn, kaj se la nunaj rezervoj estos sen granda kresko, ekde 2020 Ĉinio nepre bezonos grandkvante importi mineralojn. Eĉ por zinko kaj volframo, kiujn nuntempe Ĉinio eksportas, aperos manko.

La esplora raporto per kelkaj paĝoj klarigas la gravecon de mineralaj riĉaĵoj. Ili ne nur rilatas al la ĉiutaga vivo de la homaro, sed ankaŭ servas kiel „greno kaj sango” de la moderna industrio. Oni povas opinii, ke la mineraloj estas bazo por la disvolvo de la nacia ekonomio kaj ke, en ia senco, ilia kvanto kaj kvalito rekte influas la ŝtatan sekurecon. Same, ili montras sin politike gravaj. Por ambaŭ grandaj mondmilitoj kaj por la militoj, okazintaj en la golfa regiono en la meza Oriento, krom akiro de teritorio, ankaŭ riĉfonto-posedo ja estis kialo de milita eksplodo.

Por garantii la ŝtatan sekurecon dum nenormala periodo, multaj landoj en la mondo delonge jam okupiĝis pri strategia rezervo de mineralaj riĉfontoj. De 1939 ĝis nun landoj kiel Usono, Francio, Germanio, Japanio kaj aliaj, efike faris kaj faras tian rezervadon. El ili Usono por rezervi naŭ specojn de mineraloj elspezis eĉ kelkajn miliardojn da usonaj dolaroj.

Nun en Ĉinio troviĝas 171 specoj de mineraloj. La rezervoj de i.a. stano kaj volframo el la metalhavaj ercoj kaj tiuj de multaj metaloidaj mineraloj enviciĝis inter la unuaj lokoj de la mondo. Sed, ekde la 90aj jaroj de la 20a jarcento, rapida kresko de industria ekonomio kaŭzis, ke la konsuma rapideco de pluraj mineralaj riĉaĵoj alproksimiĝis al aŭ kreskis super la ekspluatada disvolviĝo de la rezervoj. Tial la konflikto inter livero kaj bezono pli kaj pli akriĝas.

La raporto ankaŭ prognozas, ke, kompare kun granda bezono post 20 ĝis 30 jaroj, la rezervokvanto de la ĉefaj mineraloj, nun jam trovitaj, montros sin serioze nesufiĉa. Pli grave estas, ke la garantia nivelo de mineralaj riĉaĵoj al la ĉina ekonomio kaj socio ekhavos falantan tendencon.

La specialistoj proponis, ke nun por Ĉinio aktive plifortigi mineral-serĉadon estas aparte grave. Ĉinio devas stimuli ŝparemon en konsumado de riĉaĵoj kaj vaste uzi valoran sperton el pli evoluintaj landoj, kiuj ĝenerale kapablas grandkvante rehavi kaj reutiligi ŝtalon, kupron, aluminion kaj aliajn metalojn, kaj en kiuj la rehava kvanto ofte povas atingi 30 ĝis 50 % de la konsuma kvanto. Do estas klare, ke krom havigi al sia popolo konscion pri krizo de riĉfontoj, la ĉina registaro konsideru ŝparon, decan utiligon kaj recikligon de riĉaĵoj kiel unu el la fundamentaj politikoj de la ŝtato.

MU Binghua

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Atako kontraŭ la forinto

Ŝajne la hungara forinto estis facila predo por la internacia fikapitalo. La formulo estis simpla: per alia valuto oni aĉetas forintojn kaj deponas ilin en bankojn kontraŭ alta interezo. Baldaŭ poste oni vendas la forintojn ricevante kaj altan interezon kaj favoran kurzon

Pro konstanta alveno de eksterlanda kapitalo, la kurzo de la forinto pli kaj pli kreskis, ĝis ĝi atingis la maksimuman kurzlimon, interkonsentitan kun internaciaj instancoj. Oni supozis, ke Sigmund Járai, estro de la hungara Nacia Banko (NB), plivalorigos la forinton, ĉar pretendo de Eŭropa Unio estas havi fortan forinton. Jarai ofte deklaris, ke ne okazos plivalorigo, sed oni ne kredis lin. NB senlime povis provizi la fikapitalon per forintoj.

Pro la forta forinto falis la inflacio de 10 % al 5 %, sed aliflanke la eksporto malpliiĝis kaj la senlaboreco kreskis. Tio ne plaĉis al la kabineto kaj multaj forte kritikis la bankestron pro lia malĝusta valuta politiko. Ja ne estas bona kontakto inter la kabineto kaj NB: nun maldekstra ministraro estras, dum la bankestro estas iama dekstra ministro pri financoj.

Komence de 2003 Járai agis surprize abrupte: li draste reduktis la interezon je la forinto. La kurzo de la hungara mono tuj malpliiĝis. La spekulaciantoj perdis multe, ĉar ili supozis, ke la forinto senhalte kreskos. La aranĝo helpas la eksporton, sed levas la inflacion. La kabineto venkis en la batalo, sed kompromise ĉiu kritiko kontraŭ la bankestro ĉesis.

Karlo JUHÁSZ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Poŝto kaj kosto

Antaŭ kelkaj jaroj – kiel en multaj landoj – ankaŭ en Germanio la poŝto fariĝis privata, pro tiel nomata komerca liberiĝo, por tiel ebligi ankaŭ al aliaj poŝtemuloj oferti tian servon. Antaŭe en Germanio la poŝto estis monopola, ŝtata. Kiel kutime en tiaj okazoj, la ŝanĝo alportis avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Unu el la plej unuaj ŝanĝoj koncernis presaĵojn: la monopola poŝto, pro ŝtata intereso subteni gazetaron, proponis tre favorajn prezojn por ekspedi periodaĵojn al abonantoj. La nun privata poŝto tuj nuligis tiun kaŝitan subvencion kaj postulas nun „realajn” prezojn, kiuj kovras la koston. Simile okazis en multaj landoj, ankaŭ en Belgio, kie sidas la eldonejo de nia revuo. Kion faras eldonistoj en tia okazo? Aŭ devas draste altigi abonkotizojn aŭ serĉi alternativon ĉe malpli kosta konkuranto. Tia pli favora servo foje sidas en alia lando. Tial nun via revuo venas al vi ne el Belgio sed ekzemple el Danio. Pri tio miris franca abonanto, supozante ke tial li ricevis la januaran numeron nur la 10an de februaro. Nu, certe la kromvojo tra Danio kaŭzas iom da prokrasto, sed se oni sendus la magazinon tra Belgio, la abonkotizo devus esti 6 eŭrojn jare pli alta!

Tamen, en la aktuala kazo ne kulpis poŝto sed manko de homfortoj en la eldonejo; tio kaŭzis, ke ĝi povis ekspedi la revuon nur la 31an kaj ne (kiel vi povas legi en la apuda kolofono) la 1an de januaro. Sed kiel, en tia situacio (manko de homfortoj) rekapti la aper-ritmon? Por tio nia franca abonanto proponas eldoni juli-aŭgustan numeron. Efektive tio eblas, ĉar „aperas principe la 1an de ĉiu monato”, indikas la kolofono. Principoj permesas esceptojn, do ne nur malfruon sed ankaŭ duoblan numeron en (eŭropa) somero; ĝuste tion ni faros ĉi-jare, kiel ni jam anoncis. Sed eblus elturniĝi ankaŭ alimaniere. Nia franca leganto skribis, ke li pagas duan abonon por turka amiko; Esperanto-klubo de Munkeno ĉiujare donacas konsiderindan sumon (ĉi-jare 400 eŭrojn) al nia Abonhelpa Fonduso. Se ĉiu abonanto agus same kiel tiu ĉi franca, se ĉiu granda Esperanto-klubo agus same kiel tiu de Munkeno, ni havus la duoblan abonantaron kaj ni eble povus dungi plian oficiston, kiu povus helpi al ni aperigi la revuon ĉiam akurate. Se ...

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Benu modere Usonon!

Leginte la artikolon de s-ro Gofen, MONATO 2002/11, p. 9, oni ricevis impreson ke la verkinto estas patriota usonano. Kvankam Usono multflanke estas demokratia ŝtato ĝi tamen estas ankaŭ imperiista grandpotenco. Laŭ la renoma sveda taggazeto Svenska Dagbladet, la jaron 2000, la usona sekreta organizaĵo CIA enmiksiĝis 156 fojojn en internajn aferojn de fremdaj ŝtatoj. Se s-ro Gofen vere volas ricevi multflankajn sciojn pri la usona ekstera politiko, mi rekomendas al li legadon de renomaj usonaj kritikuloj, ekzemple la libron Perpetual War for Perpetual Peace (Konstanta milito por konstanta paco) de Gore Vidal [gor videl]. Li legu ankaŭ verkojn de Noam Chomsky [noem ĉomski], kiu opinias, ke Usono nuntempe rikoltas tiun malamon, kiun ĝi semis ĝis nun precipe en la tiel nomata tria mondo.

Ĉiam kiam Usono decidis enkonduki embargon kontraŭ iu „malobeema” lando, ĝi devigis plurajn aliajn landojn fari la samon pro solidareco. En la kazo Kubo fiaskis ne nur la embargo sed ankaŭ multaj provoj murdi Fidel Castro. Pro la embargo kontraŭ Irako mortis pro malsato amaso da senkulpaj infanoj. Usono fiaskis tute en la mediodetrua milito en Vjetnamio. CIA organizis puĉon en Ĉilio kontraŭ Salvador Allende [salbadór ajende], kiu ne estis nacia revoluciulo nek instrumento por sovetiaj potenculoj.

Du ekzemploj, kiuj ilustras la ĥameleonan eksteran politikon de Usono. Dum la sovetia okupado de Afganio Usono subtenis ekstremfanatikajn talibojn, sed poste ĝi subigis la malhomecan reĝimon de la talib-movado. Dum la milito de Irako kontraŭ Irano, 1980-88, Usono liveris armilojn al Sadam Husajn [sadám husájn]. Terorismon oni bedaŭrinde ne povas forigi per bombardado. Usono rifuzas egalecon antaŭ internacia tribunalo pro eventualaj militkrimoj, ĝi rifuzas ankaŭ subskribi kontrakton kontraŭ medipolucio, la interkonsenton de Kioto.

Lastatempe plejmultaj televid-elsendoj kaj gravaj gazetoj silentigas akrajn kritikulojn, kiuj volus manifesti siajn opiniojn precipe pri la ekstera politiko de Usono. Post lasttempa vizito en Eŭropo la tre fama aktoro Robert [roŭbert] Redford akre kritikis la usonigon de Eŭropo per la jena eldiro: „Estas malsane, ke diverseco de kulturoj kaj vivstiloj en Eŭropo estas konformigata per amerika unuecgusto”. Sendube Usono agis post la dua mondmilito kiel necesa bastiono kontraŭ la sovetia hegemonio. En la tiel nomata tria mondo ĝi, male, subtenis kaj helpis plurajn despotojn. Usono devas finfine montri pli da respekto por multfacetaj tradicioj de diversaj landoj.

Bertil ENGLUND
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Fermiĝas la arbaro-domo

Bankrotis fine de februaro unu el la plej grandaj feriejoj en Japanio. Temas pri t.n. tem-parko, nome Huis Ten Bosch [hejs ten bos] (nederlande: Domo en la Arbaro), fondita en 1992 de s-ro Kamiĉika Joŝikuni, kiu inspiriĝis de nederlandaj principoj.

La fondinto vizitis Eŭropon en 1979 kaj trovis en Nederlando turismon ligitan al respekto al ekologio. Li do decidis konstrui nederlandan vilaĝon apud la golfo Oomura, gubernio Nagasaki, kie situis nederlanda konsulejo dum Edo-erao (1600-1868) malgraŭ la tiama japana izolisma politiko.

Sensaligi marakvon

Sur 152-hektara tereno estis plantitaj kelkcent mil arboj. Sekve estis fosita kanalo ses kilometrojn longa kaj konstruitaj instalaĵoj por sensaligi marakvon kaj recikligi rubaĵon. Celataj estis ĉe Huis Ten Bosch ĉarmo kaj belo de nederlanda vilaĝo el la 17a jarcento.

Huis Ten Bosch allogis multajn turistojn. En 1997 ĝin vizitis plej multe da turistoj, 4,3 milionoj; en 2002 tamen plej malmulte, nur 3,5 milionoj. Laŭ ciferoj tiaj ne ŝajnas, ke Huis Ten Bosch frontis gravajn problemojn, sed ekde la lasta aŭtuno multiĝis la deficito.

Novaj allogaĵoj

La problemon kaŭzis la fakto, ke tem-parkoj perdas sian allogon. Laŭ turismo-fakulo: „Homoj tuj perdas intereson pri novaj allogaĵoj. Antaŭe nova instalaĵo allogis turistojn por kvin jaroj, sed nun nur por tri jaroj.” Do en 2001 fermiĝis Universal Studio Japan, kiu iam altiris 11 milionojn da vizitantoj; en 2001 tamen nur 7,5 milionojn.

Trafita estas Huis Ten Bosch de aliaj malfacilaĵoj. Ĝi situis sur insulo Kjuuŝuu, tre malproksima de Tokio kaj Oosaka. Kiam japanoj foren vojaĝas, ili preferas viziti aliajn aziajn landojn, ĉar la kostoj ne multe diferencas. Krome ili volas vidi aŭtentikaĵojn, ne imitaĵojn. Eĉ se Huis Ten Bosch estas faksimilo de nederlanda vilaĝo, pli bona estas tamen aŭtenta vilaĝo en Nederlando.

La nuna epoko ne similas al 1970, kiam sukcesis Universala Ekspozicio en Oosaka kaj la mondo venis al Japanio. Nun al la mondo iras japanoj.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Siluroj, ĉu superstiĉo aŭ scienco?

Iam kredis japanoj, ke tertremojn kaŭzis grandega siluro, ĉar evidentis, ke antaŭ tertremo multe kaj maltrankvile naĝis siluroj. Okaze de la tertremo en Tokio en 1855 estas raportite, ke multe tumultis siluroj, kaj antaŭ la Hanshin-a tertremo en 1995 strange agis bestoj.

Antaŭtertrema besto-konduto tre interesas profesoron Ikeya Motoji ĉe la universitato Oosaka. En 1997 li komencis observi silurojn en sia laboratorio. Li metis tri silurojn en tri akvujojn kaj tagnokte ilin fotadis, registrante iliajn movojn. La rezultoj rimarkindas.

Miloble pli akute

Ekzemple, ok tagojn antaŭ la tertremo de Tottori (7,3 laŭ la skalo de Richter) en oktobro 2000 ekaktivis la siluroj. Pli aktivis la siluroj unu tagon antaŭ la tertremo Geiyo (6,7). Eĉ okaze de malpli fortaj tertremoj, kies centro troviĝas ĝis 20 kilometroj for de la laboratorio, la siluroj ekaktivis.

Laŭ la profesoro, siluroj miloble pli akute ol aliaj fiŝoj kaptas la frekvencojn de rompiĝonta terkrusto kaj pro tio reagas al la elektro eligata dum tertremo. Li nun planas starigi tutjapanajn lernejajn esplorgrupojn por kolekti pli precizajn donitaĵojn kaj por interesigi lernantojn pri tertremoj, kio ilin eventuale iam protektos kontraŭ tiuj malfeliĉaĵoj.

Ĉu do nura „superstiĉo” pri la rilato inter tertremoj kaj siluroj, aŭ ĉu efektive scienco?

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Usono inter Irano kaj Irako

Meze de februaro 2003, dum ĉie oni parolis pri la kreskanta premo sur Irakon, la kreskanta risko de nova militado en Mez-Oriento, la kreskanta rezisto kontraŭ la usonaj militpreparoj („pli ol ses milionoj da protestantoj tra la tuta mondo en unu sama sabato – estas ironie, ke Hitler neniigis ĝuste tiom da judoj”, televide komentis usona ministro, kiu verdiktis, ke „kompreneble tiel gravajn aferojn kiel militado aŭ ne oni ne povas dependigi de kelkaj surstrataj manifestacioj”), komenciĝis en Hago ĉe la Internacia Kortumo proceso de Irano kontraŭ Usono.

Irano postulas, ke Usono pagu la neniigon de tri petrolproduktaj platformoj en la Persa Golfo en 1987 kaj 1988. Usono sin defendas, asertante, ke tiuj atakoj okazis nur sindefende kontraŭ iranaj atakoj al usonaj ŝipoj.

Ironio

La ironio de la historio estas, ke ĝuste meze de la nuna ampleksa usona militado tiuregione – nun kontraŭ Irako de Sadam Husajn – ĉi tiu proceso en Hago reirigas nian atenton al militado samregiona antaŭ nur kelkaj jaroj, kiam Usono forte subtenis la saman Sadamon de la sama Irako ĉe lia atako kontraŭ Irano. Laŭ Irano, Usono eĉ liveris la ĥemiajn kaj biologiajn armilojn, per kiuj Irako tiutempe povis batali.

La tiaman situacion interalie kaŭzis la fakto, ke en 1979 Usono perdis sian ĉefan aliancanon, la ŝahon de Irano. Ajatolo Komejni transprenis la estrecon kaj jam en 1982 iranaj trupoj survojis al Bagdado en Irako. La tiama usona prezidanto Reagan pere de sia sendito Rumsfeld (jes ja, la sama!) reestablis diplomatiajn ligojn kun Irako por kontraŭpezi la kreskantan forton de Irano. La historion ni konas. Sed kiu lernas el la historio?

Gerrit BERVELING

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Spektantoj spektataj

En multaj landoj televido estas negoco kaj elsendoj nur reklamujoj. Tio estas la ekonomia logiko sin kaŝanta malantaŭ tiu aparato, kiu ĉenigas miliardojn da homoj dum pluraj horoj tage. Por la merkatadaj profesiuloj ne sufiĉas scii, ke iliajn mesaĝojn ricevos miriadoj da spektantoj, sed esencas scii pli ekzakte kiom da kaj kiaj homoj tion faros kaj kiom da fojoj tio okazos. Same por la televid-kompanioj kaj por la elsend-kreantoj (ĉiam pli ofte sendependaj entreprenoj vendantaj siajn produktojn al la stacioj) nepras tion scii por oferti pli altirajn ujojn al siaj klientoj, la reklamistoj. La tuta sektoro movas centojn da miliardoj da eŭroj jare en la tuta mondo. Nu, kiel oni sukcesas akiri tiujn informojn, kaj kiom fidindaj ili estas? Ni klopodos ĉion klarigi.

Mezurado de la televid-spektantaro baze ne malsamas al aliaj statistikaj esploroj: oni elektas muestron, analizas ĝin kaj el ties konduto eksterpolas la agadon de la tuta populacio. La grando de la samplo dependas de la fidindeco de la dezirataj rezultoj laŭ klasikaj statistikaj formuloj. La laboron efektivigas entrepreno, kiu ĝenerale estas ero de granda plurnacia konzerno okupiĝanta pri merkat-esploroj.

En nia okazo gravas havi ĉiamajn informojn, t.e. dum la tuta tago kaj dum la tuta jaro. Plej facile estas elekti pli-malpli konstantan grupon de enketitoj, la t.n. panelon, kaj esplori iliajn agojn. Por tio necesas ankaŭ pli klare difini la vastecon de la esploro. Plej ofte oni analizas nur tion, kion homoj spektas hejme: t.e. ne kiam ili troviĝas en trinkejo aŭ en hospitalo; malofte eĉ oni analizas elsendojn spektatajn en la propra ripozdomo, se panelano ĝin posedas.

Spektometro

Difininte la celon de la enketo, sufiĉas nur okupiĝi pri la konstantaj loĝlokoj. Kiam familio akceptas aliĝi al tia esploro, oni instalas aparaton, nomatan „spektometro”, al ĉiu televidilo kaj vidbendaparato de la domo. Ĝi sondas, ĉu ili estas funkciantaj kaj, se tiel, al kiu stacio ili estas agorditaj (aŭ ĉu oni spektas vidbendon, aŭ videoludas, aŭ konsultas teletekston, ktp). Por tion fari ekzistas pluraj sistemoj, sed la plej ofta estas enmeti en la televidilon aŭ vidbendaparaton specialan sondilon, per kiu oni mezuras internajn frekvencojn, kaj per tabelo tradukas ilin al stacioj.

Tiu sistemo prezentas gravan tuberon: ĝi ne uzeblas por ciferecaj elsendoj. En tiaj okazoj la ĉefa uzata tekniko estas bildokongruado. Per ĝi la spektometro kaptas certajn karakterizojn de parto de la bildo aperanta sur la ekrano (ĉefe kontrastojn kaj foje ankaŭ kolorojn) kaj memoras ilin. Tamen tion ĝi faras, ne por ĉiuj aperantaj bildoj surekrane (po 25 en sekundo), sed por kelkaj el ili. Aliflanke, en la esplor-entrepreno oni same agas kaj memoras ŝablonojn de granda nombro da elsendoj. La celo estas kompari tion kion oni spektas kun la ŝablonoj por determini, kion oni spektis.

Ciferecaj stacioj

Por komprenigi la kompleksecon de tiu sistemo, indas prezenti la ekzemplon de Hispanio. Nuntempe oni tie analizas bildokongrue ĉirkaŭ 90 diversajn staciojn. Por certiĝi pri la kvalito de la ŝablonoj oni kaptas ilin en malsamaj urboj per redunda aparataro, sendas ilin rete, komparas kaj elektas la plej kvalitajn. Sed tio montriĝas nesufiĉa, ĉar ekzistas kelkoble pli da ciferecaj stacioj, kaj tial la sistemo ne sukcesas determini, kiun oni rigardis en ĉirkaŭ 15-20 % de la okazoj. Tial la kvanto de ŝablonaj stacioj rapide kreskas.

Parenteze, simila sistemo estas uzata en Svislando por mezuri la radioaŭskultantaron: 800 homoj surportas specialan brakhorloĝon registrantan ĉiujn sonojn, kiujn ili aŭskultas dum unu semajno (pli ekzakte: esencajn elementojn de la kvar unuaj sekundoj de ĉiu minuto). Poste la datumoj estas komparataj kun 120-radiostacia ŝablono.

Nevidebla identigilo

La komplikeco kaj multekosteco de tiu tuta sistemo puŝas la esplor-entreprenojn klopodi por interkonsenti kun la ĉefaj ciferecaj elsend-kompanioj pri tria metodo: la elsendado (kune kun la bildoj) de nevidebla identigilo kaptebla de la spektometro. Bedaŭrinde por la esploristoj, tio ŝajne ne eblas por ĉiuj elsendejoj aŭ ne ĉiam interesas ilin.

Tamen ĉiuj tiaj sistemoj permesas scii nur kio aperis sur la ekranoj. Necesas scii, kiu sidis antaŭ la televidilo. Por tio oni donas al la panelanoj specialan teleregilon kun po unu klavo por ĉiu hejmano: per unua premo oni deklaras sian ĉeeston, dum per dua sian foriron. La spektometro posedas etan ekranon montrantan la deklaritajn spektantojn. Se estas neniu deklaro, aperas demando, kiu ĉeestas; se dum longeta tempo okazas neniu ŝanĝo, oni starigas demandon por konfirmi tion kion oni deklaris. Depende de la landoj, per tiu teleregilo eblas informi ankaŭ pri gastoj (por kiuj oni aldonas per apartaj klavoj la aĝon kaj sekson) aŭ pritaksi elsendojn.

Telefon-reto

Tiom da teknologio foje estas ekonomie malebla. Ekzemple, kie la telefon-reto ne estas sufiĉe disvolvita. En Ĉinio, kie ekzistas la plej granda televid-panelo de la mondo, 5000 hejmoj estas ekipitaj per tiaj aparatoj, sed ili ĉefe kovras la urban loĝantaron. Aldone 18 000 vilaĝaj familioj mane plenigas kajerojn, kiujn oni kolektas nur unufoje semajne.

Tamen, en la unuamondaj landoj, ĉar plej ofte necesas instali plurajn spektometrojn en la domoj, unu fariĝas la ĉefa kaj memoras ĉiujn datumojn de la ceteraj (denove la formoj interkomunikiĝi estas diversaj). Nokte ĉio estas sendata al centra komputilo kuniganta la informojn de la tuta panelo: temas pri ŝlosila procezo, ĉar en mallonga tempo necesas telefone kontakti milojn da hejmoj (centojn por malgrandaj landoj). Se staras problemoj en la telefon-lineoj kaj oni ne sukcesas elŝuti la datumojn de sufiĉa kvanto da domoj, la tuta sekva pritraktado fiaskas. Indas rimarki, ke nokto plej konvenas al la telefon-kompanioj por testadi aŭ ŝanĝi sian programaron, kaj pro la hasta kreskado de poŝtelefonio tiaj incidentoj ne maloftas.

DVD-legilo

Ricevinte la datumojn, la centra komputilo analizas ties kvaliton: povas montriĝi, ke ekzistas eraroj en spektometro, aŭ ke ie homoj forgesis deklari sin, aŭ ke familio aĉetis, ekzemple, novan DVD-legilon kaj forgesis averti pri ĝi. La kvalit-procezo ĉiam malakceptas hejmojn kaj starigas laboron por la teknika fako de la entrepreno, kiu la sekvan tagon devos telefoni ilin kaj ofte aranĝi rendevuon por ripari aparatojn aŭ instali spektometrojn en novajn.

Post la kvalit-procezo necesas kontroli, ĉu restis signifa kvanto da panel-domoj por liveri fidindajn informojn. Ekzemple, en Hispanio oni postulas, ke estu almenaŭ 80-elcenta sukceso en ĉiuj naŭ regionoj, en kiujn oni dividis la landon. Poste venas la bildokongrua procezo, kaj fine la ponda: al ĉiuj kontaktitaj panelanoj, kiuj iom ŝanĝas de tago al tago, oni atribuas apartan gravon depende de ties reprezentiveco (se en tiu tago oni elŝutis malpli da homoj el iu regiono, la tieaj kontaktitoj valoros pli ol tiuj el aliaj pli bone reprezentitaj regionoj), kaj fine kalkulas ponditan meznombron por ricevi la spektantaron. Pondadon oni faras surbaze de pluraj demografiaj variabloj: loĝloko, sekso, socia klaso, kaj simile. Post tio necesas nur lanĉi la lastajn programojn, kiuj produktas ĉiajn eblajn tabelojn kaj diagramojn, prezentas ilin en retejo aŭ rete distribuas ilin al la klientaro.

Centra komputilo

Necesas rimarki, ke tio estas la tipa procezo preskaŭ en la tuta mondo, tamen en kelkaj landoj, kiel en Brazilo, oni ne ekscias la spektantaron en la sekva tago, sed senĉese, jam post kelkaj minutoj: tiam la spektometroj senhalte liveras datumojn al la centra komputilo, kiu konstante kalkuladas kaj aktualigas informojn.

Ĉio rakontita ĝis ĉi tie ne ebligas ekscii, kiom da homoj spektis la reklamon de nia varo. Por tio necesas kunigi la datumojn pri spektantaro kaj hortabelon, kie listiĝas, por ĉiu stacio, je kiu preciza horo, minuto kaj sekundo komenciĝas ĉiu unuopa elsendo kaj reklamo. Kaj ne nur por ĉiu stacio: en landoj, kiel Britio aŭ Hispanio, ofte la sama stacio elsendas diversajn aferojn en malsamaj regionoj; en Hispanio eĉ, elsendo povas esti tutlanda, sed ene de la sama reklam-paŭzo parto de reklamoj povas esti tutlanda kaj alia regiona (t.e. povas samtempe okazi eĉ 16 diversaj elsendoj fare de la sama stacio!).

Bildokongruaj teknikoj

En Hispanio, siatempe necesis dekoj da homoj por krei tiun hortabelon: temas pri po ĉirkaŭ 1000 eroj por ĉiu stacio kaj regiono. Nun, danke al bildokongruaj teknikoj, multon eblis aŭtomatigi. Intertempe, la stacioj multobliĝis, kaj eble eĉ pli da homoj estas bezonataj: nuntempe jam 60 stacioj estas tiel ĉiutage analizataj.

Montriĝas tamen, ke reĝisoro volas scii, kial en difinita momento de lia elsendo, sen reklam-paŭzo, parto de lia spektantaro formigris. Ekzistas entreprenoj ebligantaj vidi samtempe sur komputil-ekrano plurajn elsendojn kun ties spektantaro: tio ebligas analizi, ĉu homoj foriras, ĉar aperas difinita malsimpatia ulo en la propra elsendo, aŭ ĉar aliloke komenciĝis pli altira konkurencanto. Ekzistas aŭ survojas ekziston grandegaj ciferecaj deponejoj de elsendoj de dekoj da stacioj laŭlonge de monatoj kaj eĉ jaroj kun grandecoj de terabajtoj (miloj da gigabajtoj).

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Datumbazo

La eblaj servoj ne estas nur tiaj. En Francio, ekzemple, entrepreno ne nur kreas hortabelojn, sed aldonas dekojn da krominformoj al la reklamoj. Tiamaniere eblas ekscii, ĉu iu alia elpensis reklamon kun virino portanta sunokulvitrojn ruĝe vestita kaj kun hundo – kaj spekti ĝin. Ilia datumbazo entenas jarojn da reklamoj, ne nur televidaj, sed ankaŭ gazetaj kaj radiaj. Tio eble estas lukso (kiu tamen vivigas grandetan firmaon), sed plej ofte entreprenistoj interesiĝas pri tio, ĉu ilia konkurencanto lanĉis novan reklamon, kiom ĝi investas tiufake kaj kia estas ĝia merkatada strategio (kion ĝi faras gazetare, televide, radie aŭ en la strat-paneloj).

Tio instigas grandan koncentriĝon en la esplor-sektoro, tiel ke entreprenoj ne plu okupiĝas nur pri televido aŭ ĵurnaloj, sed ĉion faras kaj komune proponas. Eĉ plie: eblas ne nur scii, kiaj homoj vidis reklamon; se oni kunigas la datumojn kun tiuj de alia simile funkcianta panelo, kiu okupiĝas pri tio, kion la homoj aĉetas (manĝaĵojn, vestojn aŭ kiajn ajn varojn), eblas eĉ sekvi la tutan evoluciklon de kampanjo – ne grave, ĉu propra aŭ de konkurencanto.

Hektor ALOS I FONT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Finaj agordoj

Al ĉi tiu antologieto de poeziaĵoj oni devas aliri kvazaŭ al relikvo. Ne ja pro la optimumo de la verstekniko: multaj strofoj estas tre primitivaj, la frazoj estas torditaj, la ritmo kelkfoje estas pene divenebla: sed la plimulto el la poeziaĵoj estis verkitaj antaŭ la unua mondmilito.

Temas pri antologio el sepdek tri poemoj: 45 verkis Stanisław Zygmunt Braun kaj 28 verkis Stanisław Karolczyk, du grandaj personecoj de la pola Esperanto-kulturo, kiuj longe agadis en Lodzo (PL); kaj la lodza filio de Pola Esperanto-Asocio volis omaĝi siajn du elstarajn civitanojn okaze de la 90-jara jubileo de la fondiĝo. (Ĉi tiu antologieto, kvankam recenzata nun, aperis en 1997.) Ili estis du amikoj, kiuj junulaĝe kunfondis Polan Esperanto-Asocion ĝuste en Lodzo, sed ne povis aliĝi al ĝi, ĉar tiutempe en Rusio la plenrajta jura aĝo estis 24 jaroj. Ili do fondis siaflanke samtempe junularan rondon, kaj eldonis bultenon Juna penso.

Karolczyk naskiĝis apud Lodzo en 1890, Braun naskiĝis en Częstohova en 1893, kaj venis baldaŭ al Lodzo. Al Esperanto ili estis allogitaj ankoraŭ en knaba aĝo, kaj jam en 1910 aperis ilia unua kuna poemaro Unuaj agordoj, sub la pseŭdonimoj Wiktor Elski (Braun) kaj Eska (Karolczyk). La poemaro impresis, ja la aŭtoroj estis 17-jarulo kaj 20-jarulo; tuj aperis recenzoj kaj eseoj pri ĝi en Pola Esperantisto, Germana Esperantisto, Universo. Sed la vivo baldaŭ alportis diversajn misaventurojn al la du poetoj pro iliaj socialistaj ideoj, kaj ili devis forfuĝi; Braun estis eĉ arestita plurfoje kaj kondamnita al ekzilo (li revenis nur post amnestio).

La Unuaj agordoj aspektis tamen kiel ekzercoj de poetoj-komencantoj, se komparite al la samtempaj verkoj de Deŝkin, Frenkel, Devjatnin, Schulhof, ĉiuj oriente de Rejno (la poezio de Privat, okcidente de Rejno, havas tute alian inspiron). Kaj bedaŭrinde la poetado de Karolczyk haltas en 1913, do li ne laŭiras evoluon, progreson. Liaj lirikoj restas gipsumitaj: kelkaj vere bonaj, pli multaj ŝablonaj. La poemo Al la Majstro komenciĝas tiel:

De longe sub verda standardo revuloj Por nobla batalas afero, Al ili aliĝas geniaj pensuloj, Neniuj sin sentas ĉe ili fremduloj, Ĉar ĉiujn kunigas espero.

Kaj tamen Karolczyk plu restas movadano, redaktoro de Pola Esperantisto, forte engaĝita ankaŭ post la dua mondmilito; li tradukas abunde el la pola, sed du jam pretaj antologiaj volumoj forbrulas dum la milito; la evoluo de lia verstekniko okazas tra tradukoj, kaj originalajn inspirojn li ne plu trafas. Li tradukas, li redaktas; lia literatura agado favoras lian elektiĝon en la Lingvan Komitaton kaj post la dua mondmilito en la Akademion (la recenzata verko registras sidon de Karolczyk en la Lingva Komitato ekde 1936, evidente preseraro anstataŭ 1926, kiel atestas la tiamaj jarlibroj de la Lingva Komitato; li ĉesis en 1954). En sia redakta kaj editora entuziasmo li ne forgesas la amikojn de la junaĝo: fakte ĝuste al Karolczyk kaj al la komuna amiko Pfeifer ni ŝuldas la antologicelan kunigon de ĉ. 150 poeziaĵoj de Braun (origine estis ducento), kelkaj dise aperintaj, kelkaj restintaj nur manuskripte.

Braun estis tre modesta kaj ne elmontriĝema, kaj ne tro interesiĝis pri siaj poeziaĵoj. La nuna verko ĉerpas el tiuj kolektitaj de Karolczyk, precipe el la jam aperintaj en revuoj. Du studoj pri Braun, de Kalocsay kaj Auld respektive, aperis en Norda Prismo en 1959; Kalocsay nomas Braun „la droninta poeto”, kaj surpriziĝas, ke ekzistas nur poemoj el lia junaĝo. Braun eble ne havas pli fortan inspiron ol Karolczyk, sed vivas pli longe kiel poeto, ĝis 1921, tiel ke li mem retrorigarde kritikas siajn „unuajn agordojn” pro la troa nematureco kaj ŝabloneco de la rimoj. En kelkaj versoj ni trovas la samajn dubojn, kiujn havis Schulhof en Desperanto aŭ kiujn havos Kalocsay en En amara horo:

Ĉu sole iaj histori-fosistoj prezentos al la taga lum' rakonton pri ni, pasintaj jam, esperantistoj, kiuj pupilon fiksis en Estonton, kiuj kredis, ke per laborad' ilia formiĝos unu rondo familia? ....... Ĉu intereson fuĝan aŭ kortuŝan profundan vekos la fiaska sorto, se nian ardan revon en la kuŝon subteran metos kun ni nia morto, aŭ eĉ el tombo nia senŝancelo al posteuloj brilos kiel celo?

Kaj en Fremda kanto ni trovas eĉ pli fortajn reeĥojn de la Schulhof-a Kanto de l' sklavo:

Ĉar ĉiam koro, en ega turmento, Je foj' unua katenojn eksentis - Orelon trafis via „nova sento” Kaj malesperon por ĉiam forventis, Donante kredon, lingvo de l' Espero, Ke ne pereis justec' sur la tero!. Pri la poemo Plendo diras Kalocsay en sia eseo: „Laŭ mia opinio ĝi estas, el arta vidpunkto, la plej granda poemo de la unua periodo de nia poezio.” Jen ĝiaj unuaj versoj, kiel aperantaj en la nun recenzata volumeto:

Sola mi estas ..., ho mi estas sola, kiel ĉi-kruco ĉe la vojo pola. kiel ĉi-kruco kun Dia turmento nigre pentrita sur la firmamento ... Pasis la revoj, pasis sonĝoj belaj, Ikaraj flugoj, migroj alĉielaj - Sur ĉi-vojiro kiel peza ŝtono Sola mi restis sur de l' voj' duono

Kalocsay, kiel ofte alikaze, iel „korektas”, cele al siagusta plibonigo, la versaĵojn de aliaj; tial estas aparte interese kompari la supran tekston de Braun kun tiu aperinta en Norda Prismo modifita de la hungaro.

Ĉe Karolczyk ni trovas kelkajn ampoemojn, sed ne retrorigardajn: li ĉesis tro frue en sia poetado por montri priploron; male, Braun versas dum ankoraŭ preskaŭ plena jardeko, sed malpli intense. Sed ankaŭ li haltas en sia poetado malpli ol 30-jara, kaj tamen travivos la militon, kaj mortos en 1956. La eseo pri Braun de Auld en Norda Prismo entenas intervjuon ĝuste kun Karolczyk, kiu estis tiam kolektanta la versaĵojn de Braun cele al antologio. Do pri ambaŭ poetoj estis rea interesiĝo post ilia morto: ne nur aperas kelkaj iliaj poemoj en la Esperanta Antologio, sed ankaŭ la Krestomatio de Szerdahelyi dediĉas al ili plenajn paĝojn. La nuna antologio forte kontribuas al la kono de du poetoj konataj preskaŭ nur pro Unuaj agordoj; nu, agordoj estis pluaj, kaj pli belsonaj.

Carlo MINNAJA
Stanisław Braun, Stanisław Karolczyk: Poeziaĵoj. Pola Esperanto-Asocio, Filio en Lodzo, 1997. 96 paĝoj broŝuritaj. ISBN 83-908340-0-6.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Marioneto ĉiam aktuala

Mi jam plurajn librojn recenzis por MONATO, ekvilibre, mi opinias. Sed la leganto permesu al mi, ĉi-foje, personan, emocian aliron. Mi ne recenzas porinfanan libron, atingintan la pinton de vendoklasifikoj. Mi ne komentarias novan tradukon de fama itala ĉefverko. Mi ne rilatigas ĝin al lastatempa furora filmo, kiu konigis la aventurojn de ligna marioneto tra la interpretado de Oscar-premiito Roberto Benigni. Mi parolas pri unu el la plej karaj legaĵoj de miaj infanaj jaroj: mia panjo karmemora legis ĝin al mi kaj mia frato, kaj mia denaska esperantisteco sin nutris ankaŭ tra tiuj paĝoj.

Ankaŭ aliaj libretoj de tiu tempo akompanis min en miaj unuaj esperantlingvaj legoj. Esperanto por infanoj de G. Gladstone Solomon, kiun ni en la familio nomis „la libro de la musetoj”, rakontis pri musa familio, kun la ĉiutagaj familiaj okazaĵoj, kaj mi ploris kiam musido Johano malsaniĝas ĉar li manĝis verdan pomon, kaj lia frato Roĝero kuras al la kuracisto, kiu pretigas medikamenton. Alia amuza verketo estis Gaja lernolibro, de C. Walter, sur kies kovrilpaĝo krete skizita infano havas funelon sur la kapo kaj tra ĝi eniras verda stelo. Kiel domaĝe, ke ambaŭ libroj ne plu troviĝas en la katalogo de UEA ...

Sed La aventuroj de Pinokjo estis la ĉefa legaĵo por ni, knabetoj. Nin logis la historio, certe konata tra la mondo: maljuna lignaĵisto Ĝepeto skulptas el lignopeco marioneton, al kiu li donas nomon Pinokjo. Ĉi marioneto parolas, ridas, moviĝas, kreskas, petolas, agas tute kiel infano. Kaj kiel infano li trairas la unuajn infanajn tentojn: kaŝa neiro al la lernejo por spekti pupteatron, amikiĝo kun alia friponeto kiu lin devojigas, renkontiĝo kun trompistoj, iluzio pri fabela lando, ŝtelado, kaptiĝo fare de la ĝendarmoj, risko esti fritita kiel fiŝo, efektiva transformiĝo al azeno kun longaj oreloj, ĉar li estas maldiligenta en la lernejo, ktp. Plej nature estas prezentataj ankaŭ absurdaĵoj, kiel enkarcerigo verdiktita al priŝtelito, ne ja al la ŝtelintoj. Kaj ĉiu paĝo estas trempita en la kutima plenkreskula saĝo: se vi agas mise, vi spertos malbonajn sekvojn; se vi malobeas, vi troviĝos malbone; se vi agas bone, vi ĝuos rekompencon. Akompanas Pinokjon kiel gardanĝelo la Bluhara Feino, kiu klopodas reenvojigi lin sur la relojn de honesteco; saĝajn maksimojn distribuas la Parolanta Grilo; sed ilin Pinokjo neglektas, pri kio li devos poste forte penti. Se iu ankoraŭ ne konas la verkon, mi ne malkaŝos la finon, kiu kompreneble estas celo atendata kaj fine atingita, kiel decas en porknabaj libroj.

Pri tiuj aventuroj multegon la kritiko skribis, kaj pri literaturo kaj pri psikologio. La esenco de la libro estas, ke la infanoj estas kerne bonaj kaj anime noblaj, sed la ĉirkaŭa medio forte igas al devojiĝo: la danĝeroj embuskas ĉiuloke kaj ĉiutempe, do nepre necesas aŭskulti kaj obei la pliaĝulojn.

Ĉu do verko intencita por transdoni al la infanoj la valorojn de aŭtoritateco kaj obeemo? Verŝajne, la aŭtoro, Carlo Collodi (pseŭdonimo de Carlo Lorenzini, vivinta en la toskania vilaĝo Collodi, origina loko de la patrino), tute ne celis tiom profundajn implicojn; li mem infanojn ne havis, eĉ ne edzinon. Li posedis bonan literaturan kulturon, kvankam findiplomojn li ne akiris; li tamen atingis bonan pozicion kiel gazetisto, eldonanto de gazetoj, fine unua sekretario ĉe la prefektejo de Florenco, kunlaboranto ĉe la redaktado de la plej grava akademia vortaro de la itala lingvo. Li eĉ estis nomita „kavaliro de la Itala Krono”, sed li tute neglektis tiun titolon, estante esence respublikano.

Lia vivo estis dum certa tempo senorda, kun drinkado kaj misfortuna vetludado, tiel ke ankaŭ la sano komencis ŝanceliĝi. Sed fiksa posteno kaj pli bona financa situacio solvis tiujn problemojn. Pri la porinfana literaturo li ĉiam estis interesita, kaj tradukis al la itala la Rakontojn de la Feinoj de Perrault. Kuraĝigite al verkado por infanoj kaj knaboj, li aperigis plurajn longajn novelojn aŭ romanetojn kun elementlernejaj knabetoj kiel rolantoj. Liaj verkoj atingis rapide sukceson: la itala regno estis freŝe formita post la sendependiĝaj militoj kontraŭ Aŭstrio, en kiuj ankaŭ Collodi estis partopreninta, kaj la verkado por infanoj helpis al la fortigo de la koncepto pri ŝtata unueco. En 1881 Collodi eklaboras pri Historio de marioneto por laŭparta publikigo en la semajna Gazeto por la infanoj, sed la aperigo estas neregula, kun interaj longaj silentoj; li eĉ tediĝas kaj abrupte finas la rakonton, sed la infana legantaro protestas, kaj Collodi devas daŭrigi dum tridek ses ĉapitroj. En 1883 la pecoj sinsekve aperintaj estas fine kolektitaj en libron sub la titolo La aventuroj de Pinokjo, kun ilustraĵoj de E. Mazzanti, kiujn la nuna Esperanto-traduko transprenis integre.

La famo de la romaneto estis tuja kaj ege longdaŭra. Eĉ la nunaj knabetoj, kiuj spertas tute alian aliron al la principoj de aŭtoritateco kaj alitipan familian edukon ol estis antaŭ jarcento, trovas en Pinokjo spegulon de si mem, de siaj necertoj, de siaj deziroj pri eskapo el la kutimoj konsiderataj senkaŭze truditaj de la pliaĝuloj. Sennombra vico da eldonoj en multaj lingvoj (inkluzive la latinan Pinoculus!) konigis al la tuta mondo la aventurojn de la buba, fripona kaj ribelema, sed simpatia kaj justecaspira, ligna marioneto, kun infana logiko kaj naiveco; Pinokjo estas sendube la itala subjekto de la 19a jarcento plej konata eksterlande. Ankoraŭ nun en Italio la verko apartenas al ĉies kultura subfono, tiel ke uziĝas en la normala itala lingvo esprimoj kiel „havi la nazon de Pinokjo”, kiam ĝi longiĝas pro liaj mesogoj, aŭ „esti kiel la Parolanta Grilo”, kiam iu saĝumas kaj aplombe sentencas.

En 1930 aperas en Esperanto La aventuroj de Pinokjo en traduko de Mirza Marchesi, ĉe The Esperanto Publishing Co. La tradukintino estis elementlerneja instruistino, entuziasme aganta en la instruista medio, eĉ menciita per aparta kapvorto en la Enciklopedio de Esperanto. Ŝi edziniĝos al meksikia esperantisto kaj iros al Meksikio; post vidviniĝo, ŝi revenos al sia origina loko, apud Padova, kie ŝi mortos en 1953. Ŝia traduko estis bona, kaj en la komencaj kvindekaj jaroj ĝi estis disaŭdigata dum la regulaj Esperantaj elsendoj de Radio Roma. Ĉu mi rajtas ankoraŭfoje miksi personajn rememorojn? La rolon de Pinokjo ludis mi, tiam 11-jara, kiel rakontisto rolis mia frato Nicola, 13-jara, la Bluhara Feineto (kaj aliaj inaj voĉoj) estis mia patrino Carolina, la Parolanta Grilo estis mia patro Luigi, kiu alternis ĉe aliaj virvoĉaj dialogoj kun la tiama ĉefredaktoro de la Esperanto-fako de Radio Roma, Ascenzio Blasimme. La dissendo vekis grandan entuziasmon ĉe la aŭskultantaro, eĉ venis leteroj adresitaj simple „Al Pinokjo, ĉe Radio Roma”.

Tiu traduko elĉerpiĝis jam de longe; ĝi estis represita de Itala Esperanto-Instituto, sed destinita preskaŭ nur al interna uzo por kursanoj; por tiuj, kiuj disponas pri sonkapabla komputilo, ĝi estas nun aŭdebla, en la legado de Carla Sfardini, ĉe la retejo mail.cilea.it/~bottoni/eo/pinokjo/index.htm.

Ĉu indis republikigi la verkon? Certe, jes, ĝi estas daŭre aktuala kaj delonge ne estis aĉetebla. Ĉu indis nova traduko? Sendube, jes. La nuna traduko de J. Horvath estas, kompreneble, vortostoke kaj stile pli moderna ol la traduko de M. Marchesi, aperinta, kiam eĉ ne ekzistis la Plena Vortaro; krome, la antaŭa eldono ne havis ilustraĵojn, dum la nuna tre oportune reprenas la originalajn ilustraĵojn de la unua itala eldono, kiuj reportas nin krokize al ĉarma fabela mondo. La lingvo estas flua kaj facila, kaj la libro estas ege rekomendinda por ĉiu aĝo: knaboj, legu ĝin! gepatroj, leĝu ĝin al viaj idoj! Sed speciale mi deziras al ĉiuj knabetoj la saman ĝojon, kiun mi havis je ilia aĝo ĉe la renkontiĝo kun Pinokjo.

Carlo MINNAJA
Carlo Collodi: La aventuroj de Pinokjo. Tr. J. Horvath. FEL, 2003. 158 paĝoj broŝuritaj. ISBN 90 71205 91 6; NUGI 223.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Frandaĵo por scivolemuloj

Kiaj danĝeroj embuskas aŭtoron, kiu decidis verki libron pri kalendaro? La libro povas iĝi tro fizika, kaj la aŭtoro dronos en longaj klarigoj pri la ekliptika ebeno, pri la precesio de la ekvinoksoj, pri aksoj, klinoj kaj anguloj. La libro povas iĝi tro matematika, kaj la aŭtoro lacigos la legantojn per formuloj kaj kalkuloj. La materialo povas esti tro unuforma, kaj la legantoj enuos. Do, verkanto devas trovi oran mezon inter populareco kaj scienca rigoreco en priskriboj de astronomiaj fenomenoj kaj matematikaj kalkuloj. Sendube, tion sukcesis fari en la libro La kalendaro tra la tempo, tra la spaco A. Cherpillod.

La kalendaro tra la tempo, tra la spaco iusence similas bulketon kun sekvinberoj. La ĉefa enhavo estas, memkompreneble, rakonto pri kalendaroj. Komence la aŭtoro donas precizan kaj koncizan informon pri naturaj tempo-unuoj (tago, monato, jaro) kaj pri kvar tipoj de kalendaroj, per kiuj homoj penas akordigi tiujn unuojn.

Apartaj ĉapitroj estas dediĉitaj al jenaj kalendaroj kaj iliaj variaĵoj: la roma, egipta, asira-babilona, atena, galla, araba, juda. Konsideritaj estas ankaŭ kalendaroj de Persio, Hindio, Ĉinio kaj proksimaj al ili kaj tiuj de majaoj kaj aztekoj. Por ĉiu kalendaro estas priskribitaj ĝiaj historio (la origino kaj transformiĝoj), strukturo (la maniero, per kiu oni adaptis tagnombradon al suno kaj luno), temp-dividaĵoj, precipe monatoj, kaj festoj.

Eĉ pli interesa estas informo pri elpensitaj kalendaroj. Krom la konata al ĉiuj franca respublika kalendaro, la aŭtoro prezentas amuzan pozitivisman kaj tre fantazian 'patafizikan (ĝuste tiel, kun apostrofo) kalendaron de Alfred Jarry. La plej lasta ĉapitro rakontas pri mankoj de la gregoria kalendaro kaj pri projektoj de ĝia reformado.

Estas konsideritaj diversaj eraoj, inter tiuj la kristana erao, t.e. la maniero nombri jarojn ekde la tempo, kiam Jesuo Kristo naskiĝis, kaj la erao de Scaliger.

Apartaĵo de tiu ĉi verko estas ĝia „lingvistikeco”. Jes, en multaj tiutemaj libroj estas listigitaj nomoj de semajntagoj kaj monatoj en diversaj lingvoj. Sed en tiu ĉi verko du ĉapitroj estas dediĉitaj nur al tio („veraj bombonoj por la menso” de lingvo-amantoj) kaj kvanto de menciitaj lingvoj sendube superas tiun en ĉiuj aliaj tiaj libroj. Por tagnomoj kaj monatnomoj, por vortoj, signifantaj „tago”, „monato”, „jaro”, por nomoj de diversaj festoj kaj fastoj (ekzemple, Kristnasko kaj Karesmo) oni trovas laŭliteran tradukon kaj etimologion. Ne restas sen atento multaj vortoj, iel rilataj al kalendaro (ekzemple, almanako, tagnaŭo, horoskopo). Endas mencii, ke preskaŭ ĉiuj fremdaj vortoj estas prezentitaj en siaj propraj alfabetoj.

Ĉar kalendaro estas intime ligita kun religio, la aŭtoro konsideras eventojn el vivo de bibliaj personoj. Vere, estas interese ekscii, kiam „precize” Dio kreis Adamon. A. Cherpillod atente ekzamenas multajn fragmentojn de kanonaj kaj apokrifaj fontoj, kiuj entenas dat-indikojn, por determini la tempon de naskiĝo kaj morto de Jesuo Kristo.

En aparta ĉapitro la jaro estas priskribita laŭ du grandaj religiaj cikloj de la romkatolika eklezio: la ciklo de Kristnasko kaj la ciklo de Pasko. La jaraj cikloj de islamo kaj judismo estas konsideritaj en la ĉapitroj pri la araba kaj juda kalendaroj.

Por kalkulemaj homoj la libro entenas metodojn por kalkulado de la dato de Pasko, de la tago en la ciklo de Scaliger kaj por trovado de la semajntago, responda al iu dato.

Ĉu vi ankoraŭ memoras pri la bulketo? Nun ni fine ĝisiris la sekvinberojn! En la libro estas uzataj multaj tiparoj: granda, eta, kursiva, grasa. Komence tiu varieco incitas, sed poste ĝuste ĝi helpas trovi la plej bongustajn pecojn – aldonajn diverstemajn informojn. Ni klasifikus ilin laŭ jenaj tipoj: enciklopediaj (pri popoloj, religiaj sektoj, personoj, ekzemple koptoj, adventistoj, Hilelo), geografiaj (pri lokoj, nomataj laŭ semajntagoj, monatoj, sezonoj, festoj, ekzemple Duŝanbo, Rio-de-Ĵanejro, Tel-Avivo, Asunciono), religiaj (pri diversaj preterpasitaj dum legado de la biblio faktoj, ekzemple pri senpeka koncipiteco de Maria kaj pri tio, ke Jesuo Kristo havis gefratojn kaj eĉ ĝemelan fraton) kaj ... ceteraj, plej neatenditaj. Por ne senigi la legantojn je plezuro, ni mencias nur kelkajn „ŝlosilvortojn”: krescenta bulko, haremo, tohuvabohuo, Quasimodo. Povas esti, ke koncernaj faktoj estas konataj al vi, sed vi nepre kaptos aliajn mirindaĵojn.

Kun aparta intereso kaj atento ni legis detalojn, rilatajn al Rusio. Kvankam ne ĉiuj etimologioj de rusaj vortoj kongruas al tiuj, troviĝantaj en niaj vortaroj, kaj la aŭtoro diris nenion pri tre specifa rusa vorto sutki (diurno), tamen en la libro estas spegulitaj multaj apartaĵoj de rusa religia kalendaro. Temas pri tio, ke la rusa ortodoksa eklezio ĝis nun uzas julian kalendaron kaj ĝuste tio kaŭzas diferencon kun katolika kaj protestanta mondo en tagoj de Kristnasko kaj Pasko (interalie, la rusa titolo de fama paska uverturo de N. A. Rimskij-Korsakov estas ne Velikaja russkaja pasĥa, laŭ A. Cherpillod, sed Svetlij prazdnik).

Nun ni devas rimarki kelkajn ĉagrenajn faktojn. Bedaŭrinde, ĉeestas tajperaroj. Ni trovis ĉirkaŭ dudekon, sed tio, certe, estas sufiĉe malmulte kompare al densa enhavo. La libro konservas restaĵojn de sia franca origino, ekzemple, foje oni stumblas je francaj et kaj jour, unu ĉapitro havas la titolon Niaj prapatroj la Galloj, kvankam ŝajnas, ke entute la libro ne estas simpla traduko de franca versio, sed estis refarita speciale por esperantlingvaj legantoj.

Ni kun granda intereso tralegis tiun ĉi libron, sekvante aŭtoron laŭ la vojo de evoluo de kalendaro en diversaj tempoj kaj lokoj kaj aŭskultante liajn survojajn klarigojn kaj distraĵojn. Legu ankaŭ vi!

Anna kaj Mati PENTUS
André Cherpillod: La kalendaro tra la tempo, tra la spaco. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2002. 204 paĝoj broŝuritaj. ISBN 2-906134-56-2.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Gvidlibro tra Esperantujo: ĉio unulibre!

Ĉu ni, esperantistoj, bone konas la proprajn kulturon kaj historion? Ĉu multaj el ni povas fanfaroni pri kono de ne nur niaj plej grandaj verkistoj kaj movadanoj, sed ankaŭ de la plej gravaj gazetoj en Esperanto, eĉ se ili estis eldonataj antaŭ jam 100 jaroj? Ĉu ĉiu el la legantoj de ĉi tiuj linioj scias, kiu verkis la poemaron „La tajdo” aŭ al kiu skolo apartenas Georgo Kamaĉo?

La libro Epitomo de esperantologio donas respondojn al multegaj similaj demandoj, estante gvidlibro tra la tuta esperanta kulturo, historio, strukturo kaj idearo. La aŭtoro sukcesis kompili fakte malgrandan, sed sufiĉe detalan enciklopedion. Kaj malgraŭ tio, ke la libro celas esti helpilo al prepariĝo por la ekzamenoj de Rusia Atesta Komisiono, ĝi neprege estos interesa kaj utila ne nur al eksterrusianoj, sed ankaŭ al la personoj, kiuj tute ne emas ekzameniĝi aŭ ekzameniĝis jam antaŭ tre longe. Krom tio por ne tre spertaj esperantistoj la libro estos bonega ebleco tre komplete (tamen, kompreneble, nur supraĵe) pririgardi la tutan esperantan kulturon kaj elekti, kiun verkon eklegi, pri kiu aŭtoro ekinteresiĝi. Por la jam spertaj esperantistoj ĝi servos kiel tre utila help-libreto, enhavanta informojn, ŝajne pri ĉio, kio entute povas tuŝi la lingvon Esperanto. Kaj por ĉiuj la libro helpos pli facile kompreni, kion Esperanto signifas ĝuste por ni, ekkonscii pri la atingoj de la lingvo kaj movado, kaj ankaŭ pri iliaj problemoj.

Ni detaligu; la libro temas pri: interlingvistiko, historio de Esperanto, ideologio de Esperanto-komunumo, literaturo kaj kulturo en Esperanto (kie la aŭtoro tuŝas ankaŭ la kreadon de kantoj, teatro kaj filmoj en Esperanto), gazetaro kaj libro-eldonado (kun indiko de la plej grandaj Esperanto-eldonejoj), Esperanto-organizaĵoj kaj Esperanto-centroj, aranĝoj kaj renkontiĝoj. Aparta ĉapitro estas dediĉita al instruado de Esperanto. Krome la libro enhavas personan indekson (kie estas listigitaj ĉiuj personoj, menciitaj en la libro, kun mallongaj informoj pri ili kaj referencoj al la respektivaj paĝoj) kaj du aldonojn. En la unua troviĝas mallongaj informoj pri UK-oj, IJK-oj kaj kelkaj rusaj Esperanto-aranĝoj; kaj en la dua estas kolektitaj la plej gravaj dokumentoj pri esperantismo (inter kiuj la bulonja deklaracio, deklaracioj de homaranismo, sennaciismo, raŭmismo, manifesto de Prago kaj kelkaj aliaj).

Necesas do tuj atentigi, ke la libro tute ne estas scienca studo pri Esperanto kiel nur lingva fenomeno. Ĝi estas ĝenerala superrigardo de la plej diversaj priesperantaj temoj, kaj ĉi-rilate ĝi estos interesa kaj utila ne nur al gramatikemuloj kaj lingvistoj, sed al ĉiu, kiu tiel aŭ alimaniere okupiĝas pri Esperanto.

La libro estas plaĉe eldonita kaj havas tre oportunan formaton. Tre bona estas ankaŭ la maniero, en kiu la aŭtoro prezentas la materialon – ĝi ne estas enciklopedie seka, sed la teksto estas konsekvenca kaj legeblas tute facile kvazaŭ iu historio. Tamen, kiel ajn dolĉa estu mielo, ĉiam troveblos iom da vinagro. Pro tio, ke la libro estis komence orientita por rusianoj, ĝi enhavas sufiĉe multe da detalaj informoj ĝuste pri rusa kaj sovetia Esperanto-movadoj, kiuj, eble, estos ne tiel profunde interesaj por la internacia leganto. Krome la aŭtoro ne ĉiam sukcesis prezenti la faktojn tute senpartie (pri kio li tamen avertas jam en la enkonduko). Tio neniel signifas, ke io en la libro ĝuis apartan atenton malprofite al ĉio alia – entute la libro estas sufiĉe unustila kaj modera pri ĉio.

De lingvaĵa vidpunkto la libro estas tre altkvalita, sed ne perfekta. Ni, ekzemple, trovis neunuecan uzadon de la akuzativo post po, kaj aparte frapis nin la tre ofte elsaltanta vorto gvidoro, kiun ni ja komprenas, sed ne vidas kaŭzon preferi ĝin malprofite al la tute komunlingva gvidanto.

Tre konfuzis nin ankaŭ la titolo de la libro. Kiel ni jam indikis, la libro tute ne temas nur pri esperantologio en propra senco de tiu vorto. Laŭ ni, la libro nur gajnus nomite iel malpli science, sed pli konforme al sia enhavo. Ankoraŭ unu kuriozaĵo – inter dokumentoj pri esperantismo apud La Espero kaj la bulonja deklaracio najbaras ... volapukista himno! Volapukan tekston akompanas esperanta traduko. Interese, kial nur Volapuko ĝuis tiun privilegion, sed ne aliaj planlingvoj?

Kaj la lasta bedaŭrindaĵo – estis, laŭ ni, tute facile indikadi la vivojarojn de ĉiu menciita persono ene de la teksto, por ke la legantoj pli facile orientiĝu, pri kiuj tempoj temas. Tiuj vivojaroj estas tamen indikitaj nur fine de la libro en la persona indekso, sed eĉ tie – ne ĉe ĉiuj personoj.

Ni tamen certas, ke tiu kulereto da vinagro ne malbonigos la miel-barelon. La libro vere estas tre leginda por ĉiuj, kiuj sentas sin veraj esperantistoj kaj komprenas la neceson orientiĝi pri la esperanta kulturo, eĉ se ne danke al persona konatiĝo, do almenaŭ per helpo de sperto de aliaj. Kaj kiu scias? – tute eblas, ke pro tiu ĉi libro la leginto eksentos la deziregon konatiĝi kun la esperanta kulturo pli proksime ...

Pavel MOĴAEV kaj Jefim ZAJDMAN
Nikolao Gudskov: Epitomo de esperantologio. Eld. REU-Impeto, Moskvo, 2002. 151 paĝoj broŝuritaj. ISBN 5-7161-0094-5
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Milito necesa

En sia enkonduko al la februara numero de MONATO Stefan Maul asertas, ke ĉiuj tekstoj de nia revuo en 1991 „kontraŭis kaj kritikis, fojfoje draste kaj draŝe”, la tiaman golf-militon. Ĉu vere? Ŝajnas, ke nia ĉefredaktoro preteratentis mian eseon Meditado pri mallonga milito en MONATO 1991/5. En tiu eseo mi faris – senhisterie – kritikan analizon de la moralaj, diplomatiaj kaj juraj faktoroj kiuj finfine necesigis militan reagon kontraŭ la invado de Kuvajto fare de la iraka armeo. Ambasadoro Ralph Harry trovis mian analizon tiel pripensiga, ke li tradukis ĝin en la anglan kaj aperigis ĝin en la revuo de la Asocio por Unuiĝintaj Nacioj en Aŭstralio (julio 1991). Aliflanke mi profunde priploras la nunan krizon kreitan de la aktuala fanatikulo en la Blanka Domo.

Eskil SVANE
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Dio, benu Usonon (5)

Kvankam mi ne ŝatas polemikon, mi ne povas ne reagi kontraŭ la artikolo de s-ro Gofen en MONATO 2002/11, p. 9. Dio benu Usonon, al tiu deziro de s-ro Aleksandro Gofen mi respondas, ke se Dio ekzistas, li unue benu la viktimojn de la usonaj bomboj, ĉar, ni honeste konfesu, ke Usono deziras fariĝi la ĝendarmo de la tuta mondo. De la fino de la dua mondmilito usonanoj mortigas homojn, plejofte virinojn kaj infanojn, sur la tuta terglobo.

Se estas por liberigi la popolojn, kompreneble ili pravas, ĉar la mortintojn nun ne plu suferas, sed ni ja scias, ke ankaŭ en Usono regas multege da mizero kaj maljusteco. S-ro Gofen ĝojas pri la falo de komunismo, ankaŭ mi, sed mi scias de fidindaj geamikoj, ke en Rusio tiuj homoj, al kiuj mankis tiam libereco, ne havas nun monon nek laboron por dece sin nutri kaj vesti. Tiuj, kiuj ilin ekspluatis, vivas nun lukse, eĉ aĉetas vilaojn sur la franca marbordo, do, kial fanfaroni?

André AUDE
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Fikcia lingvo por la burokrataro

Al la tre interesa artikolo de Garbhan MacAoidh Lingvo, mito kaj legendo en MONATO 2002/9, p. 17, pri fikciaj lingvoj, mi volas aldoni, ke la ĉeĥa dramverkisto Václav Havel (eksa ŝtatprezidanto de Ĉeĥio) estas aŭtoro de la teatraĵo Memorando (ĉeĥe Vyrozumění), en kiu la ĉefan rolon ludas fikcia lingvo ptydepe [ptídepe]. La teatraĵo estas akra satiro pri la komunista burokrataro.

Por pli bone superregi la socion, la burokrataro kreis artefaritan lingvon ptydepe kiel sian taŭgan instrumenton. En la teatraĵo la instruisto de tiu lingvo klarigas: „Ptydepe, kiel vi scias, estas lingvo sinteza, konstruata sur severe scienca fundamento, kun maksimume racia gramatiko kaj neordinare ampleksa vortprovizo. Ĝi estas lingvo absolute ekzakta, kapabla multe pli precize ol kiu ajn ordinara lingvo esprimi ĉiujn subtilajn formulnuancojn de gravaj oficialaj tekstoj. Rezulto de tiu ĉi precizeco estas kompreneble eksterordinara komplikeco kaj malfacileco de ptydepe”.

La lingvo dume ŝvelis tiom, ke fine ĝi estis tute neuzebla kaj fariĝis evidente, ke ĝi devas malaperi. Sed la burokrataro estas nevenkebla. Post la malsukceso de ptydepe aperis nova fikcia lingvo chorukor [ĥórukor], kreita sur tute aliaj principoj ol ptydepe, kaj la burokrataro havis novan instrumenton por sia regado.

Václav Havel tiel artisme montris la neforigeblon de la (komunista) burokrataro. Se unu burokrata sistemo ĉesas funkcii, tuj ĝi estas anstataŭigita per alia. Havel verkis la teatraĵon en la jaro 1965 kaj li kvazaŭ antaŭvidis per ĝi la pluan politikan evoluon en la tiama Ĉeĥoslovakio: venis la jaro 1968 kun granda espero pri la politikaj ŝanĝoj, sed post la 21a de aŭgusto kaj poste en la jaro 1969 ĉio revenis en la malnovajn relojn, ĉiuj esperoj montriĝis vanaj. La antaŭa komunista regado estis anstataŭigita per alia, pli malmola, samkiel Havel surscenigis la anstataŭigon de ptydepe per chorukor.

Jiří PATERA
Ĉeĥio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kojlo

Por ke oni ne misgvidu la legantaron mi menciu erareton en la anatomia skizo, kiu akompanis la artikolon pri virusaj hepatitoj (MONATO, 2003/1, paĝo 18). La parto nomita ileo estas fakte la transversa parto de la kojlo.

Norman INGLE
Britio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Aliaj vidpunktoj pri la tragedio de Jugoslavio

Distance de unu jardeko oni povas starigi aliajn vidpunktojn ol la ĝisnunaj pri la disfalo de Jugoslavio. Mi, kiu naskiĝis komence de la komunisma erao en Jugoslavio kaj kiu pasigis mian plej aktivan vivperiodon en tiu tempo, tamen neniam membriĝinte en la komunisma partio, povas kun ioma objektiveco prezenti alian starpunkton, nome ke nek naciismo nek ekonomia krizo disfaligis Jugoslavion. Kio do?

En 1945 Jugoslavio estis ekonomie detruita lando. Antaŭ la dua mondomilito ĝi estis 95 % agrara lando (95 % de la loĝantaro vivis de la produktoj de la kamparo). Dum kvar militaj jaroj kun plej aktiva ribela movado la lando estis preskaŭ komplete detruita. Restis nur iom da industrio en Slovenio kaj en kelkaj kroataj kaj vojvodinaj urboj.

Egalrajto

En tia stato pozitive efikis komunismo egalisma. Ĝi devigis homojn senpage labori por rekonstrui la landon, sed per dekretoj atingis ankaŭ tre bonajn rezultojn: juran egalrajton de inoj kun viroj, egalrajton pri lernado por ĉiuj infanoj kaj minimuman sed gravan sanasekuron por ĉiuj. Mi mem naskiĝis en laŭeble malriĉa familio: sen socialismo mi verŝajne ne povus havi pli ol 4-jaran studadon, sed senpagaj lernejoj kaj fakultatoj ebligis al mi plenan eluzon de miaj kapabloj.

Tiu ĉi deviga (efektive malhumana) sistemo tamen sukcesis en mallonga tempo tiom evoluigi la ekonomion, ke Jugoslavio grandskale transformiĝis al industria lando. Post 10 jaroj jam 30 % de la loĝantaro vivtenis sin ekster agrokulturo. Sep aŭ ok jarojn poste Tito malfermis la landlimojn kaj tiuj, kiuj ne kontentis pri komunismo, povis iri kien ajn por labori. Miliono da jugoslavoj foriris al Germanio, Aŭstrio, Francio kaj al skandinavaj landoj. Ili sendis multan monon al parencoj en Jugoslavio kaj tio kontribuis al plia ekonomia kresko.

Ekonomia libereco

Meze de la 60aj jaroj ekevoluis turismo kaj tiam jam kreiĝis sufiĉe firma tavolo de relative riĉaj homoj, ĉefe en regionoj historie pli evoluintaj: Slovenio, Kroatio kaj Vojvodino. La riĉuloj bezonis ekonomian liberecon por ankoraŭ pli riĉiĝi. Superfluan monon ili uzis por konstrui semajnfinajn dometojn kaj aĉeti aŭtojn, ĉar komunismaj leĝoj malpermesis al privatuloj posedi entreprenon kun pli ol kvin enpostenigitoj.

Direktoroj de grandaj entreprenoj (do komunistoj) disponis pri grandaj monsumoj korupte ricevitaj kaj ilin tenis eksterlande; et-entreprenistoj same disponis pri ĉiam pli da mono, kiun tamen ili ne povis pluinvesti. Ankaŭ politikaj ĉefoj kaj altranguloj en polico, armeo, juĝistaro, kiuj havis altajn salajrojn kaj multajn privilegiojn, same riĉiĝis.

Grandaj profitoj

Iuj regionoj elstaris pli ol aliaj. Slovenio floris. Oni konstruis tioman industrion, ke necesis importi laboristojn el pli sudaj partoj de Jugoslavio. Turismo en Kroatio alportis grandajn profitojn. La riĉa tavolo parte konsistanta el komunistoj, parte el et-industriistoj kaj parte el parencoj de gastlaboristoj ĉiam pli malkontentis, postulante ekonomiajn reformojn.

Sed, post kiam Tito du fojojn klopodis iom liberaligi la ekonomion, la kontraŭbatoj de ortodoksaj komunistoj tion malebligis. La malkontentaj riĉuloj en ĉiuj partoj de Jugoslavio ne vidis alian manieron faligi ekonomiajn barierojn ol per naciismo kontraŭbatali komunisman ortodoksismon. Jen la plej efika maniero kuntreni la popolon kaj faligi bremsantan politik-ekonomian sistemon, kiun subtenis la polico kaj la armeo.

Nova konstitucio

La unuan naciisman revolucieton organizis liberalaj komunistoj mem en Kroatio fine de la 60aj jaroj. Rezulte Tito pro premo de ortodoksistoj perforte faligis la komunistan registaron en Kroatio. Poste li devis renversi similan liberalisman movadon inter komunistoj de Serbio. Sekve, en 1976, oni akceptis novan konstitucion: ne ŝanĝinte la politik-ekonomiajn principojn de egalismo, oni enkondukis preskaŭ konfederacian sistemon de respublikoj kaj regionoj (entute ok).

La nova konstitucio ne kontentigis la novriĉulojn: daŭre la ekonomia sistemo ne ebligis liberan pluinvestadon kaj pliriĉigadon. Tamen ĝi ebligis multe pli sendependan regadon fare de komunistoj interne de respublikoj, kio siavice kreskigis naciismon.

Vetoo

Post la morto de Tito en 1980 la sistemo estis blokata. Pro la nova konstitucio kun ĝia vetoo (se nur unu respubliko malkonsentis, ne eblis akcepti decidon) Jugoslavio praktike ne plu politike ekzistis. Komunan rolon havis nur la armeo kaj ekstera politiko. Ĉio alia okazis interne de la respublikoj, inkl. de la polico.

Krome la 80aj jaroj estis karakterizitaj de ioma ekonomia malkresko. Necesis repagi prenitajn kreditojn, kiujn la ŝtato ne saĝe investis. Sed la ĉefa problemo fariĝis la pli kaj pli grandaj regionaj evoluo-diferencoj. Meze de la 80aj jaroj la diferenco inter la plej riĉa Slovenio kaj la plej malriĉa Kosovo estis dekobla (pokapa enspezo en Slovenio estis 3 500 dolaroj kaj en Kosovo 350). Slovenoj kaj kroatoj pli kaj pli malkontentiĝis, ĉar ili ne povis pli rapide evolui; kosovanoj malkontentiĝis pro la ekstrema malriĉo.

Naciisma etoso

Dum dek jaroj post la morto de Tito evoluis naciismoj en ĉiuj respublikoj kaj regionoj esence kaŭzataj de la riĉaj tavoloj, kies filoj estis ĵurnalistoj, literaturistoj kaj profesoroj, kiuj pli kaj pli influis la ĝenerale naciisman etoson. La riĉuloj fakte ne batalis kontraŭ Jugoslavio sed kontraŭ la ekonomia komunisma sistemo. Se oni pli frue estus enkondukinta plurpartian sistemon kun forigo de ekonomiaj limigoj (ŝtata centrisma ekonomio), Jugoslavio ne estus disfalinta. Tamen ortodoksaj komunistoj tro longe malpermesis tion kaj kreis la tragedion de eksa Jugoslavio.

Mi tezumas do, ke la disfalon kaŭzis ne malkonvena nacia politiko de Jugoslavio (male, ĝi estis maksimume justa por granda plimulto de nacioj en la lando), sed la malkontento de burĝaj novtavoloj estigata de rigide nekapitalista ekonomio, kiu malebligis al ili senlime pliriĉiĝi.

Zlatko TIŠLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kosovo kaj Serbio ĉe vojkruciĝo

Intervjuo kun Adem Demači, politika analizisto el Kosovo kaj laŭreato de pac-premio „Saĥarov”.

MONATO: S-ro Demači, bonvole diru, ĉu Serbio de la epoko de Milošević diferencas notinde de la Serbio de Koštunica kaj Djindjić? [ĝinĝiĉ]

Demači: Rigardante supraĵe kaj formale, ŝajnas, ke jam okazis grandaj ŝanĝiĝoj, sed rigardante profunde kaj objektive, envere oni povas konstati nur malmultajn ŝanĝiĝojn. Tiel, ĉekape de Serbio, ne plu estas Milošević kaj Šešelj kaj iliaj ekstremnaciemaj kaj ŝovinistaj partioj. Oni elpostenigis el armeo kaj polico kelkajn homojn, same el la gvidantaro de kelkaj amaskomunikiloj. Sed la alvenintoj ĉekape de la serba politiko ŝanĝis nur la taktikon, ne la hegemoniistan strategion. Ili klopodas kaŝi kaj etigi la krimojn de la reĝimo de Milošević; samtempe ili montras sian apetiton rekoloniigi Kosovon kaj plu reteni la duonkoloniecan jugon de Beogrado sur Montenegro. Netuŝitaj restas la militistaj-policistaj meĥanismoj kaj la serba armilo-industrio: Serbio denove vendas armilojn. La serba reĝimo okupas sin nur pri politika ŝminkado, hezitante ŝanĝi sian krimecan kaj mafiecan metodojn. Por ilustri la ĵus diritan tamen necesus eble tro da spaco.

MONATO: Kion jam alportis kaj povas alporti la fondiĝo de la nova ŝtato Serbio kaj Montenegro por serboj mem kaj iliaj najbaroj?

Demači: Tio denove ekzemplas, kiel la grandaj potencoj de la mondo, pro propraj interesoj, kapablas oferi malgrandajn popolojn (ĉi-okaze la malgrandan montenegran popolon). Verŝajne tio daŭrigos dum kelke da tempo la serban hegemonion en Balkanio, lasante malfermita la vojon al novaj krizoj en la regiono. Tio prokrastos la necesan alfrontiĝon de Serbio al si mem kaj malfruigos demokratiiĝon, ĉar plifortigataj estas la apetito de Serbio rilate Kosovon kaj la iluzioj de tiu ŝtato por ludi pli grandajn rolojn ol ĝi vere kapablas.

MONATO: Kiel vi taksas la deklaraĵojn kaj la postulojn de Djindjić por revenigi serban policon en Kosovon kaj fondi tie serban ŝtateton?

Demači: Jen plia argumento, ke Serbio naĝas ankoraŭ en la malpura maro de la politiko de Milošević. La plej nova politika ofensivo de Djindjić rilate Kosovon devas averti la mondon, ke serba politiko restas esence neŝanĝita kaj ke plu minacas novaj sangoverŝoj. La fondiĝo de serba ŝtateto sur la grundo de Kosovo estas ja plia argumento, ke Serbio komencis disdividon kaj dispartigon de Kosovo, ekspluatante la toleremon montratan al ĝi de Eŭropo kaj Usono, kiuj pardonas al Serbio ĝiajn sennombrajn krimojn.

MONATO: Kiamaniere Serbio povus demokratiiĝi kaj kian profiton ekhavus mem serboj kaj iliaj najbaroj pro tio?

Demači: Serbio povus demokratiiĝi, nur se ĝi rezignus pri Kosovo kiel kolonio kaj pri Montenegro kiel duonkolonio, rekonante ilian plenan sendependecon. Same, nepre, ĝi transformu en federaciajn unuojn la serban Vojvodinon kun centro en Novi Sad, la hungaran Vojvodinon kun centro en Subotica kaj la bosnan Sandžak kun centro en Novi Pazar. El tio serboj maksimume profitus. Tiam serboj ne plu bezonus grandan armeon aŭ grandan policon kaj tiel ili evitus troajn ŝtat-elspezojn. Krome la paco en la regiono definitive ekstabiliĝus.

MONATO: Ĉu Eŭropo pensas serioze pri demokratiigo de Serbio?

Demači: Se ni konsideras, kiel ĝi agis ĝis nun kaj kiel ĝi estas aktuale aganta, mi pensas, ke ne.

MONATO: Kion vi pensas pri la estonto de interrilatoj Serbio-Kosovo?

Demači: Post multnombraj malgrandaj kaj grandaj malfacilaĵoj, kiujn ni ja atendas, nepre alvenos epoko de tutegala kunlaborado, reciproka respekto kaj krea najbareco.

MONATO: Kiel vi prijuĝas la lastajn arestojn de la eksaj gvidantoj de UÇK, la Liberiga Armeo de Kosovo? Ĉu tiuj atestas pri preparo por „restarigi suverenecon” en Kosovo?

Demači: Ĝuste tiel, kiel vi jam supozas.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Neŭtraleco minacata

Protestis pli ol mil homoj ĉe la irlanda internacia flughaveno Shannon [ŝanon] (irlandlingve: an tSionainn [tjonajn]) kontraŭ ties uzado por provizi per brulaĵo usonajn aviadilojn survoje al ebla milito en Irako. Laŭ multaj irlandanoj, la registara permeso tiel malfermi la flughavenon al usonaj milit-aviadiloj nuligas la pretendatan neŭtralecon de la Irlanda Respubliko.

Pro avertoj pri anarkiista atenco ĉe la flughaveno multaj „ordinaraj” homoj forrestis. Policanoj priserĉis aŭtojn kaj aŭtobusojn, kaj surĉevalaj kolegoj, kune kun hundoj, observis la manifestaciantojn. Videblis ankaŭ akvokanonaj veturiloj.

Malgraŭ ĉio la protesto pace disvolviĝis kaj la ĉeesto de tiom da „protektantoj” montris sin pli kaj pli ridinda. La tago fariĝis speco de festo-pikniko: infanoj dancis antaŭ la policanoj, aŭdiĝis muziko, kaj entute venkis la bona senco de la publiko.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kiam arestoj „pruvas” terorismajn ligojn ...

Antaŭ la tagiĝo de la 20a de februaro la polico samtempe eniris la kvar hispanajn sidejojn de la ĵurnalo Euskaldunon Egunkaria [eŭskáldunón egúnkarijá](„La Ĵurnalo de ni la Eŭskalingvanoj”), fermis ilin kaj arestis dek membrojn de ĝia estraro. La ordono fontis el hispana kontraŭterorisma juĝisto.

La juĝisto akuzas la ĵurnalon financi la armitan sendependisman grupon ETA („Euskadi ta Askatasuna” [eŭskadi táskatásuná], Eŭskio kaj Libereco) kaj havi estraron diktitan de ĝi. En la sama tago, oni distribuis gazetaran noton komune redaktitan de la tribunalo, la prokuroro kaj la ministrejo pri internaj aferoj. La ministro, laŭ sia konata logiko, eĉ deklaras, ke „per la arestoj estas pruvita la rilato inter la ĵurnalo kaj ETA”.

La sekvan tagon, preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj en Hispanio pli-malpli firme starigis demandojn pri la neceso fermi la gazeton kaj esprimis sian miron pri la komuna noto redaktita de du laŭdire sendependaj povoj. El la parlamentaj partioj, nur Unuiĝinta Maldekstro kaj eŭskaj, katalunaj kaj galega partioj kondamnis la elpaŝon, same kiel diversaj asocioj kaj pluraj signifaj membroj de la Socialisma Partio.

Akuzoj

Oni eksciis la bazon de la akuzoj: temas pri dokumentoj kaptitaj de la polico inter 1991 kaj 1993 uzitaj jam antaŭ longe por aliaj procesoj; ŝajne la juĝisto subite remalkovris ilin en deponejo kaj decidis fermi la preskaŭ same malnovan gazeton.

Pli grave: tiujn dokumentojn oni uzis por fermi alian eŭskan ĵurnalon, Egin [egínj] („Fari”), en 1988. La nuna juĝisto kontraŭdiris la antaŭan, interpretante, ke la kodita nomo tie aperanta rilatas al Egunkaria kaj ne al Egin. La dokumentoj asertas, ke ETA devas klopodi por havi favoran estraron en la gazeto.

Sed ankoraŭ plie kaj fone: la juĝisto asertis, ke Egunkaria diskonigis la „idearon” kaj la „valorojn” de ETA. Problemo staras, ĉu oni konsideras „idearo” kaj „valoroj” de la grupo nur nociojn kiel memdisponon aŭ la konsideron de la eŭska konflikto kiel politikan anstataŭ simpla banditismo, kiel obstinas la hispana registaro.

Disputoj

Samtage aperis la anstataŭa ĵurnalo Egunero [egúneró] („Ĉiutage”), redaktita de la sama skipo. Ĝi estas nur 16-paĝa kaj nigrablanka, sed eldoniĝis en trioble pli granda kvanto kaj fulmrapide forvendiĝis. Ĝi enhavis instituciajn reklamojn de la eŭska registaro, kiu laŭte proklamis, ke ĝi subvencios la novan gazeton. La hispana registaro eĉ pli laŭte akuzas ĝin pri financado de terorismo kaj kontraŭstarado de juĝaj decidoj. Tiaj insultoj kaj akregaj disputoj fariĝis ĉiutagaj de antaŭ pluraj jaroj inter ambaŭ institucioj.

Egunkaria estis la sola ĵurnalo verkita nur en la eŭska lingvo. En Sud-Eŭskio, la aliaj ĵurnaloj estas ĉefe aŭ nur hispanlingvaj, eĉ la sendependisma. Por promocii la lingvon, la registaroj de la eŭska kaj nafara aŭtonomaj komunumoj subvenciis la ĵurnalon. Ĝin estris elstaraj kulturaj aktivuloj. Por sukcesi eldoni ĝin, la fondan kapitalon alportis 75 asocioj kaj 3000 unuopuloj. La ĵurnalistoj ricevis malpli altan salajron ol kutime, sed kompense membris en la administra konsilio.

Danke al Egunkaria, la eŭska estis uzata en kampoj, kie ĝi ankoraŭ ne havis firman bazon. La ĵurnalo ĉefe priatentis kulturon kaj politike elstaris kiel dialogema: ekzemple, la dimanĉon antaŭ sia fermo, ĝi publikigis intervjuon kun Fernando Savater [sabatér], aktiva membro de la kolektivo ¡Basta ya! („Ĉesu tuj!”), kiu papagas la fiksideojn de la hispana registaro kaj konsideras la eŭskajn regantojn kiel rektajn respondeculojn de la perforta agado de ETA.

Torturoj

La 24an alvenis skua novaĵo: la grave malsana unua direktoro de Egunkaria, arestita kiel liaj kunlaborantoj laŭ la kontraŭterorisma leĝo, kaj tial sen ebloj komuniki kun sia familio aŭ elekti advokaton, provis mortigi sin, laŭ asertoj de la polico. La 25an kvar arestitoj estas liberigitaj kontraŭ kaŭcio, i.a. la nuna direktoro. Ili denuncis torturojn fare de la polico. Tiajn atestojn oni regule aŭdas sed malofte kredas. Tamen, kiam ili venas de elstaraj kulturaj aktivuloj, la afero ŝokas. Amnestio Internacia tuj petis enketon kaj memorigis pri la precedenco de Egin, pri kiu oni ankoraŭ ne verdiktis.

Intertempe la subtenoj al Egunkaria pli kaj pli kreskas: multaj asocioj, jam tre mobilizitaj pro la kontraŭmilitaj agadoj, ekaktivas. Oni preparas manifestojn kaj manifestaciojn, kaj la juĝistan-registaran agadon oni paraleligas al la brutala kirurgio, kiun la usona registaro kaj ĝiaj komplicoj pretendas uzi por batali kontraŭ terorismo.

Hektor ALOS I FONT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Tankojn venki eblas; gazetaron venki ne

Konate estas, ke Germanio ne aprobas la usonan registaron rilate Irakon. Tamen ne informis usonaj kaj eŭropaj amaskomunikiloj, ke en novembro 2002 la germana sekreta servo raportis pri ekzisto de armiloj por amasdetruado en Irako. Same konate estas, ke Germanio kaj Francio kontraŭas militon: tamen laŭ stranga koincido Germanio kaj Francio estas ĉefaj komerco-partneroj de la Sadam-reĝimo.

En ĉiu novaĵ-raporto oni vidas defendantojn de Sadam. Menciataj en t.n. objektivaj periodaĵoj estas usonanoj, kiuj aprobas sian registaron: kiom ofte tamen ili rajtas paroli? Plue, ĉu legeblas intervjuoj kun reprezentantoj de iraka opozicio, kun parencoj de murditoj, torturitoj aŭ la senspure perditaj? Tiel la unuflankeco de t.n. libereco de informado.

Kadavroj

Surekrane oni vidas ĉarmajn irakajn infanojn („kontraŭ kiuj ekbatalos usonaj militistaĉoj”), sed ĉu oni montris kadavrojn de irakaj infanoj, murditaj per irakaj ĥemiaj bomboj, aŭ irakan infanan prizonon? Krome, Sadam ne plu posedas armilojn por amasdetruado: tion li, „fidindulo”, mem diras. Verdire oni devas lin kredi, ĉar ne estas aliaj pruvoj.

Nu, bone, la inspektistoj de Unuiĝintaj Nacioj trovis mustardan gason kaj kuglegojn kapablajn ĝin liveri. Ĉu vi memoras? Oni prie raportis en la novaĵoj. Tamen strange: oni informis dum apenaŭ kvin sekundoj, aldonante, ke irakaj militistoj simple forgesis detrui ilin. Tiuj irakaj militistoj estas ja tiom forgesemaj – forgesemaj kaj neobeemaj. Sadam ordonis, kaj ili forgesis. Sed fojfoje okazas tio precipe sub totalismaj reĝimoj.

Petrolo

Laŭ la televido la tuta afero estas en petrolo. Sed – jen surprizo – Usono estas unu el la plej grandaj produktantoj de petrolo en la mondo. Parto de ĝiaj fontoj restas konservitaj; aliaj en Alasko estas esploritaj sed ankoraŭ ne tuŝitaj. La parto de Irako en la usona petrol-importo estas unu dudekono; tiu en efektiva konsumado malpli. Tion oni ne povas klarigi al televido, kiu gurdas kaj gurdadas la samon – petrolo. Kaj pri malpermesitaj armiloj – jen kvazaŭ ogrino, timigilo por infanoj. Kaj gasoj – kiu gasojn flaras?

Efektive, loĝantoj de iraka urbo Ĥalabja gasojn flaris. Kelkaj travivis sed restas invalidoj. Tamen tiujn intervjui – estu realisma! Informadan liberecon ni ĝuas, sed ne ĝis tia grado. Krome: ĉu Irako ne estas suverena ŝtato? Kial do ĝi ne rajtas havi armilojn por amasdetruado?

Teroristoj

Se vi ankoraŭ ne kredas, ke la iraka reĝimo ne helpas al Alkaido, malŝaltu la televidilon, forĵetu la ĵurnalon kaj ekpensu. Ĝenerale, kial registaro de iu ajn lando ne helpas teroristojn? Ekzistas almenaŭ tri kialoj: al la registaro ne plaĉas la celoj de la banditoj; helpi multekostas; tio kontraŭleĝas. Rememoru, ke ĝis plej lasta tempo oficialuloj de Irako alvokis ĉiujn murdi usonanojn, ĉiujn kaj ĉie (kio ĉesis, kiam usona armeo koncentriĝis ĉe la landlimo).

Do evidente la teroristaj celoj plaĉas. Irako senprobleme trovas milojn da dolaroj por palestinaj familioj de (mem-)murdistoj: ne mankas mono. Kaj ne forgesendas, ke la alvoko „ĉiujn usonanojn ĉie murdu” celas – se vi estas usonano – vin kaj vin kaj vin: en via hejmo, en via aŭto, en via strato.

Manifestacio

Oni jam kutimiĝis, ke t.n. liberaj amaskomunikiloj libere prisilentas manifestaciojn por Israelo sed same libere informas pri manifestacio apoge al palestinaj teroristoj. Ke amaskomunikiloj anticipe informas pri manifestacio kaj klarigas, kiel ĝin atingi, mi nur unu fojon trovis: temis pri manifestacio apoge al Sadam la 15an de februaro.

Plej malbona mensogo estas unuflanka vero. Kial do oni mensogas al ni? Sendube iuj artikoloj kaj raportoj estas pripagitaj, sed ne ĉiuj. Ni diru aliigante vortojn de la rusa verkisto Nikolaj Vasiljeviĉ Gogol: „Mondo, kien impetas vi?” Respondu. Ne respondas ĝi. Pro tio mi estas pesimisto: malsimile al irakaj tankoj, venki gazetaron oni ne povas.

Michael GERENROT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Magra majoritato

Pli ol tri monatojn post la parlamentaj balotoj Aŭstrio havas novan federacian registaron. La ĝis nun regantaj Aŭstra Popola Partio (APP) kaj Libereca Partio de Aŭstrio (LPA) interkonsentis pri nova registara koalicio. Ĝi disponos pri la plej malgranda koalicia plimulto post 1945. Kun 79 deputitoj de APP kaj 18 deputitoj de LPA la plimulton konsistigos nur kvin mandatoj en la 183-persona parlamento.

Pro amasa subteno en la parlamentaj balotoj oktobron 1999 la Libereca Partio eniris koalician registaron kun la Popola Partio – malgraŭ protestoj flanke de Eŭropa Unio (EU). Tamen la koalicio ne finis sian deĵorperiodon kaj en septembro 2002 ĉesis ekzisti pro internaj kvereloj en LPA. Ĉe balotoj en novembro pasintjare Aŭstra Popola Partio triumfis kaj atingis 42 % de la voĉoj. Aŭstra Socialista Partio ricevis 37 %. Libereca Partio plene fiaskis kaj atingis nur 10 %, dum la Verduloj ricevis 9 %.

Imposto-reformo

En sian programon la nova registaro de kanceliero Wolfgang Schuessel [volfgang ŝisel], el la konservativa Popola Partio, unualoke metis imposto-reformon. Sekve, ekde la komenco de 2004, aŭstroj kun jara enspezo ĝis 14 500 eŭroj ne plu pagos impostojn. Poste la registaro malpliigos la impostojn je tri miliardoj da eŭroj. Aktuale Aŭstrio havas la plej altan imposto-kvoton en la EU.

Rilate sanprotekton la registaro unuigos partopagojn en ununuran sumon. Krome la registaro finfine konsentis aĉeti novajn ĉasaviadilojn, kaj LPA ne plu kontraŭos plivastigon de la Eŭropa Unio. Sekva programero de la registaro estas la iompostioma forigo de fruaj pensiiĝoj.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉu revo iam fariĝos realo?

Pro subakviĝo de la naftoŝipo Prestige apud la marbordoj de Galicio en Hispanio denove estiĝis naftotajdo sur eŭropaj marbordoj. Politikistoj parolas pri pli severa kontrolado de naftoŝipoj, eĉ pri malpermeso al t.n. unuŝelaj naftoŝipoj proksimiĝi al eŭropaj marbordoj.

Sed kion fari rilate la nafton, kiu baldaŭ atingos plej verŝajne ankaŭ aliajn marbordojn en Hispanio, Portugalio aŭ Francio? Evidente estus pli bone, se la nafto povus esti kaptita antaŭ ol ĝi atingos la marbordojn, kie la damaĝoj estos pli grandaj kaj la purigado pli kosta. Krome oni emas silenti pri eventualaj danĝeroj por la sano de la volontuloj, kiuj marborde laboradas cele al purigado.

Amatoraj

Post pluraj similaj katastrofoj oni povas konstati, ke la metodoj kolekti la flosantan nafton tamen restas amatoraj kaj ne tre efikaj, precipe se la vetero malbonas. Tial la franca kompanio Atlantika Ŝipkonstruejo anoncis projekton por konstrui novan naftokolektan ŝipon.

La ŝipo kapablus kolekti surmaran nafton – eĉ en malbona vetero kun ventoj ĝis la sepa grado de la boforta skalo – kaj tiel preventi marbordajn damaĝojn. Laŭ la projektestro, la ŝipo estus povinta kolekti en unu semajno ĉiun nafton elfluintan el la naftoŝipo Erika frakasiĝinta apud Bretonio en decembro 1999.

Modelo

La projekto anticipas trimaranon, kies centra ŝelo havus pli grandan kapaciton ol nunaj purigaj ŝipoj. La flankaj ŝeloj platigus la marsurfacon inter eksteraj kaj centra ŝeloj, tiel ke naftokolektado okazus en favoraj kondiĉoj eĉ en malbona vetero. Provoj – per modelo – montris, ke ondoj kvin metrojn altaj duone reduktiĝis inter la ŝeloj. Ankaŭ la viskozeco de la nafto helpis kvietigi la marsurfacon. Du trogĉenoj elmarigis la nafton, tamen eblus aliaj metodoj: pumpiloj, rulbendoj, padelradoj, centrifugiloj.

Krome la ŝipo povus prilabori la kolektitan nafton por apartigi nafton kaj akvon, kaj reverŝi la purigitan akvon enmaren. Ĝi povus ankaŭ instali flosantajn barilojn, kolekti marrubaĵon, inkluzive de konteneroj, kaj gardi danĝerajn marlokojn.

Konjektite estas, ke la kosto de la ŝipo estos 100 milionoj da eŭroj. Granda sumo, sed, kompare al la kosto de ekologiaj markatastrofoj, efektive malmulto. Ĉu tamen la naftokolekta ŝipo restos nura revo?

Christian BERTIN
Karakterizaĵoj de la naftokolekta ŝipo
Karakterizaĵo Valoro
Longo 136,60 m
Larĝo 32,35 m
Maksimuma enakva alto 7,20 m
Vojaĝa rapido 20 knotoj
Kolekta rapido 1 ĝis 3 knotoj
Kolekta kapacito 6000 tunoj
Aŭtonomeco 30 tagoj
Funkciivo 350 tagoj/jaro
Funkciivlimo 6-7 gradoj de la boforta skalo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro (2)

Februaro

Feb. la 24a Deziregas Blair [blea] duan UN-rezolucion por pravigi sian politikan starpunkton. Li nomas ĝin „puŝo pacen”. Ĉu pacen ... ? Efektive militen. Tiel politikisto sursojle de milito tordas la lingvon.

Feb. la 26a Finfine parlamenta debato (seshora) pri la milito – kaj sekve la plej granda deputita ribelo en la historio de la brita parlamento. Voĉdonis kontraŭ Blair 121 sampartianoj, entute 198 deputitoj (inkluzive de opozicianoj). Malgraŭ mia ĝojo pro la „sanga nazo” ricevita de Blair, mi agnosku kun bedaŭro, ke la parlamento efektive jesis – nu, jesetis – al la ĉefministra militemo. Tiel britaj deputitoj signalis al Bush: „Ni vin subtenas.” Tiel samtempe ili rezignis pri ajna influo super la efektivigo de la milito, cedante (tiel ŝajnas al mi) ĉiujn rajtojn al Bush. Kiam Britio fariĝos la 51a usona ŝtato? Eble ĝi nomiĝu Nov-Nov-Anglio.

Marto

Marto la 3a Hodiaŭ kunsidas Blair kun reprezentantoj de la diversaj militantaj grupoj en Norda Irlando por provi definitive solvi la tiean interetnan, interreligian terorismon (denove religio ne tro foras de la konflikto). En Nord-Irlando la kontraŭterorisma „milito” de Blair dependas de subtila, iom-post-ioma politiko kaj de malantaŭkulisa diplomatio; male rilate Irakon. Evidente Nord-Irlando ne estas Irako ... sed viaj principoj, s-ro Blair, kie viaj principoj? Tamen politikisto kaj principo same miskongruas kiel pluvmantelo kaj dezerto.

Marto la 6a Riveliĝis, ke iraka instalaĵo (laŭnome Falluja 2) kapabla produkti t.n. kemiajn armilojn estas konstruita en la 80aj jaroj almenaŭ parte de brita kompanio. La tiama registaro ne nur prisilentis la projekton sed ĝin ankaŭ finance subtenis per mono de la britaj impostopagintoj. Mi min konsolas per ŝerco hodiaŭ aŭdita: okazas incendio ĉe la Blanka Domo, kiu detruas la tiean bibliotekon. Bush malgajas: li perdas siajn du librojn. Krome li aparte ĉagreniĝas, ĉar en unu el la libroj li ankoraŭ ne finkolorigis la bildojn.

Marto la 10a Unu el la plej respektataj kaj honestaj anoj de la Blair-registaro, Claire Short [kle ŝort], anoncis, ke ŝi rezignos, se Blair kaj Bush ekmilitos sen UN-rezolucio. Denove klara indiko, ke la Laborista Partio (ĉu la plej dekstra t.n. laborista partio en la mondo?) estas fendiĝanta – ĉu fatale, ankoraŭ ne direblas. Krome: pensiga raporto, ke britaj soldatoj jam atendantaj militon landlime de Irako tro dorlotiĝas – pro luksaĵoj (duŝoj, komputilaj ludoj, poŝtelefonoj) ili malemas forlasi siajn tendarojn por eniri la dezerton kaj ekmiliti. Ironie daŭre mankas al ili soldataj nepraĵoj, kiujn ili estas devigataj pruntepreni de pli profesie ekipitaj usonaj trupoj. Parenteze mia skeleta teorio (vidu feb. 19an) pri anglalingva komploto ricevis karnon: ŝajne ekzistas internacia inform-rikolta organizaĵo nomata „Echelon” uzata ekskluzive de t.n. anglosaksaj landoj – Usono, Britio, Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Ĉu Esperanto, la „danĝera lingvo”? Dubinde.

Marto la 12a En la aero flareblas en Britio ne printempo sed paniko. Laŭ Rumsfeld, la usona ministro pri defendo (atakado), usonanoj ekbatalos en Irako eventuale sen britoj. Tio rezultiĝas de la kreskanta politika izoleco de Blair, ne nur internacie (vid-al-vide al Chirac [ŝirák], Schröder [ŝreder] kaj aliaj) sed ankaŭ nacie: ĉiam pli da deputitoj minacas ribeli, sindikatoj rifuzas kunlabori, kaj advokatoj atentigas, ke, se Blair partoprenos militon sen UN-rezolucio, li lezos internacian juron. Krome – kia vangofrapo – Bush anoncis, ke ĉiujn kontraktojn por rekonstrui Irakon detruotan de usonaj bomboj ricevos ekskluzive (jes, vi divenis) usonaj kompanioj. Do neniu por la fidela, brita pudelo. Pudelo, kiu jam – laŭ komentoj en la hodiaŭa kontraŭmilita ĵurnalo Guardian – elspezis militocele sufiĉe da mono por estigi nacian energio-industrion bazitan sur renovigeblaj fontoj (suno, vento). Kaj daŭre misfunkcias britaj haŭbizoj, kiuj voris jam en la pasinta jaro trionmilionon da eŭroj simple – kaj vane – riparocele.

Marto 13a Blair deklaris, ke li militos eĉ sen rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Tamen, se rezolucio tiel superfluas, kial dediĉi tiom da tempo, tiom da diplomatio akceptigi ĝuste rezolucion tian ĉe la sekureca konsilio de bedaŭrinde (Mal)Unuiĝintaj Nacioj?

Marto 15a Mian teorion pri usonanglalingva komploto subtenas iu profesoro Gwyn Prins [gŭin princ] en la hodiaŭa gazeto. Laŭ Prins, Bush celas novan (usonan) mondan ordon, Blair novan (britan) eŭropan ordon. Blair varbas la t.n. vilniusan dekon, la estontajn membro-ŝtatojn de Eŭropa Unio (EU) el meza kaj orienta Eŭropo. Tiuj ĉi landoj, laŭ la profesoro, kune kun Nederlando kaj skandinaviaj ŝtatoj, „inklinas al libermerkata filozofio, anglalingvumas [tiel] kaj ne kontraŭas Usonon” (kontraste al landoj de „malnova” Eŭropo, ekz. Francio kaj Germanio). Alivorte: novspeca EU dancu laŭ brita, Blair-a fajfilo, la cetera mondo dancu laŭ Bush-a. Tiel, se pravas la profesoro, la Irak-krizo tute ne temas pri Irako.

Marto 17a Baldaŭas milito: Usono, Britio kaj Hispanio rezignis pri la Sekureca Konsilio kaj sia ĝis antaŭ nelonge sopirata rezolucio. Do jam, en la t.n. kontraŭterorisma milito, Bush sukcesis superfluigi NATO-n, flankenigi UN-on kaj dividi EU-on. Kia venko. Ni revenas al la 19a jarcento, kiam regis unuopaj ŝtatpotencoj. Tamen ĉi-foje estos nur unu ŝtatpotenco kaj nur unu politika filozofio: pax americana; verdire bellum americanum1. En Britio tuj eloficiĝis iama leŭtenanto de Blair, la eksa ministro pri eksteraj aferoj, Robin Cook [rob'n kuk]. Tre elokvente atentigis Cook, ke li ne povas apogi militon subtenatan nek de la internacia komunumo nek de la plimulto de la brita popolo. Paradokse Claire Short [kle ŝxort], la ministrino, kiu antaŭ kelkaj tagoj insistis, ke ŝi rezignos sen UN-rezolucio, decidis resti fidela al la Blair-a registaro. Kien politikistaj principoj?

Marto 19a Plia parlamenta debato pri la milito: ĉi-foje ribelas (rekorde) 139 laboristaj deputitoj. Tamen malgraŭ tio Blair ricevas sian parlamentan mandaton por ekmiliti. Protestoj tra la landoj, inkluzive – interese – de lernejanoj, kiuj forlasas siajn formalajn lecionojn por ricevi neformalajn, surstratajn. Mi estus dirinta, ke la juna generacio indiferentas pri politiko: se la stultaĵo de Blair gejunulojn politike provokas, jen eventuale la unusola pluso en tiu ĉi krome senplusa kaĉo.

Marto 20a Mi spektas televide la unuajn bombojn falantajn sur Bagdadon. Mi memoras, kiel dum la unua Irak-milito mia tiam juneta filino, samon spektanta, ektimis kaj ploretis. Ankaŭ mi nun ektimas. Sed ne ploretas. Ankoraŭ ne.

Daŭrigota

Paul GUBBINS
1. Latino por respektive „usona paco” kaj „usona milito”.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Malpli da horoj por la plej malfacila fako

La angla estas por gelernantoj en Aŭstrio la plej malfacila fako. Ĉiu kvara lernanto bezonas eksterlernejan subtenan instruadon (germane Nachhilfe, laŭvorte „posthelpo”) private pagendan. Jare gepatroj elspezas 20 milionojn da eŭroj por eksterlerneja instruado: 42 % de tiu ĉi sumo estas elspezata por la angla, 31 % por la germana kaj 21 % por matematiko. Pro ties malfacileco plej ofte la angla kondukas al malsukceso lernejana.

En la aŭstraj lernejoj reduktiĝos je du la nombro de semajnaj instruhoroj. Kontraŭuloj parolas pri „malkonstruo de la kleriga sistemo”. Laŭ la registaro eblos tiel senŝarĝigi infanojn kaj junulojn. Fakte la aŭstra ŝtato devas draste ŝpari, ĉar la ekonomio jam de kelka tempo ne plu kreskas kaj ŝtatŝuldoj estu repagataj.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Du gefratoj - tri medaloj

Meze de februaro 2003 en Sankt Moritz, fama svisa skiloko, okazis monda ĉampionado de montskiistoj. Estus logike, ke la alpaj landoj havus ankaŭ la plej bonajn skiistojn, tamen jam de kelkaj jaroj nesuperebla estas junulino el lando, kiu preskaŭ tute ne havas neĝon. Temas pri Janica Kostelič el Kroatio. Ŝi famiĝis ne nur pro siaj venkoj sed ankaŭ ĉar ŝi atingis tiujn post persista kuracado de la genuoj. Sed la sekvan tagon post ŝia sukceso – du oraj medaloj – aperis nova ĉampiono el la sama familio. Ivica, la frato de Janica, venkis en unu el la viraj konkuroj. Pro tri oraj medaloj de la gefratoj Kostelič Kroatio okupis la duan lokon en la ĝenerala ranglisto. Nur Aŭstrio, kies sportistoj havas multe pli da ebloj skie trejniĝi (pro geografia situo de la lando), gajnis pli da medaloj ol Kroatio.

Nature, la gefratoj komencis okupiĝi pri skiado ekde la infanaĝo. Pro la sukcesoj de sia fratino Ivica dum certa tempo estis en la ombro. Ivica tamen posedas tre solidan kolekton de medaloj kaj pokaloj – ekde 1992 li regule venkas en diversaj konkuroj (kompreneble, komencinte de la infanaj). Nun li definitive pruvis, ke li estas skiisto de la supera nivelo.

Kroatio ĝojis kaj jubilis pro la medaloj. Finfine la juna kaj la maljuna generacioj havas la samajn ŝatatojn.

David Rey HUDEČEK

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Amuzi atendantojn

La germana fervojo bezonas paŭzoklaŭnon. La entrepreno per ĉi tiu nekutima anonco pri laborloko serĉas stratan artiston, kiu en la insulo Sylt [zilt] „agrabligus la atendotempon de niaj klientoj per la prezento de malgrandaj artaĵoj”. La kialo: somere kaj en la festotagoj ofte okazas longaj trafikhaltoj ĉe la alveturoj kaj forveturoj dum la ŝarĝado de aŭtoj en Niebull kaj Westerland. La agoj de la dungota paŭzoklaŭno estas klare difinitaj en la anonco de la gazeto Sylter Rundschau (Rondrigardo de Sylt): necesas ĵongli, veturi sur unurada biciklo kaj regi aliajn plezurigajn artaĵojn.

CEZAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Strebo al la efika figuro

Esperantistino Germaine [ĵermén] Hoffmann (1930-) el Luksemburgo kreas kolaĝojn1 el diversaj materialoj. Ŝia artisma kariero estas nekutima: 43-jara dommastrino komencas subite belartan studadon kaj post 11 jaroj sin prezentas al la publiko enkadre de grupa ekspozicio. Kio igis ŝin ekiri tiun vojon? Ĉu la ebleco de sencoplena pasigo de la pli granda libera tempo, ĉu la devigo al memesprimo aŭ la deziro pri artisma sukceso? Eble ĉiuj ĉi tri kaŭzoj, kaj eble plia, kvara ludis difinitan rolon – certa morala devigo komuniki ion pri la mondo kaj pri si mem, ion, kion, laŭ ŝia pritakso, nur ŝi povas esprimi.

Hoffmann ne volis alproprigi al si nur lertecojn de pentristino. Ŝi oferis pli ol dek jarojn de sia vivo por lernado kaj persista laboro por elformi esprimpovon de sia artisma talento.

Du intime ligitajn trajtojn eblas rimarki en la kreaĵoj de la artistino: eksperimentado kaj uzado de diversaj materialoj. Evidentiĝas, ke ŝi ne povas labori en la sterilizita atmosfero de laboratorio. Ŝovante sian manon en la malordon de paperaĵoj, ŝi enprofundiĝas en la vivon mem, irante ĉiam unu paŝon antaŭen. La kreaĵoj de Germaine Hoffmann estas saturitaj de vigleco en ĉiu senco de la vorto.

Ŝi evoluigis kiel rimedon por pervida transformiĝo de siaj pensoj kaj artisma konduto specifan kolaĝ-teknikon. Verŝajne estas plej ĝuste difini ĝin kiel miksan teknikon krean, konsistantan el muntado de pretaj materialoj – pleje gazet-eltondaĵoj – sur la supraĵo de pentraĵo. Ĝi povas esti figura aŭ nefigura, tamen ĉiufoje estas abstrakta kaj ne nur el materialo kaj farbo unu super alia, sed ankaŭ plurtavola.

La pentraĵoj de Germaine Hoffmann pere de esprimivaj rimedoj estas formale simbolismaj kreaĵoj, portantaj iufoje surrealisman signifon. Ne laste pro sia bildeco la kolaĝoj implicas intimecon, tamen ofte ankaŭ ian kaŝitecon.

La malkovro aŭ la ebleco eltrovi, kion la artistino malkaŝas en interparolo, invitas nin eniri tiun imagatan mondon. Longan tempon la penetremo venigas al la imago poezion kaj mitajn figurojn, dum aliokaze pli multe okulfrapas formalaj eroj. En iuj ŝiaj artaĵoj hela koloro aperas sen montri signojn de ŝarĝiteco, en aliaj la imago de movado plias aŭ la formoj implikiĝas, la rigardado iĝas siaspeca kaj miriga. La pentraĵoj havas alian neeviteblan kvaliton: ili „demandas” nin. Ofte ni alfrontas figuron, kiu direktas nin al ni mem, revenigante nin al nia serĉo de respondo. En la kolaĝoj de Germaine Hoffmann la figuro kaptas nian atenton, kaj tiu figuro ofte estas izolita en la malpleno, formita en papera disŝiriĝo, kiu prezentas fajnaĵon kaj iufoje ŝprucigitajn gutmakulojn.

Novaj stilmanieroj de ŝia evoluinta kreado estas izoligo kaj unuigo. La artistino elektis sola ekiri novan vojon, inkluzivante la uzon de vaksa tolo – sagaca forlaso de la unutipa praktiko – kaj la pentradon sur ligno. Germaine Hoffmann strebas esplori kaj apliki la tutan skalon de artismaj lertecoj por krei la efikan figuron. Tiuj klopodoj certigas, ke la belarta formo en ŝiaj artaĵoj starigos komunikadon laŭ natura maniero.

Evgeni GEORGIEV
1. Kolaĝo: komponaĵo el gluitaj elementoj sur ŝtofo, papero, kartono ktp.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Li semis bonon kaj belon

La 6an de aŭgusto 2002 ĉe la Juda Tombejo en Varsovio, ne malproksime de la tombo de d-ro Zamenhof, kolektiĝis sufiĉe granda aro da homoj. Venis homoj savitaj el Holokaŭsto1, reprezentantoj de la pola kultura vivo, reprezentantoj de la registaro kaj de urbaj instancoj, gvidantoj de la juda komunumo, eksterlandaj gastoj, skoltoj de la skolta trupo, kiu portas la nomon Janusz Korczak kaj kiu ĉiujare ferias en tendaro kun la sama nomo. Ĉiujn kunigis tien estimo kaj amo al d-ro Korczak, kaj sento de doloro pro la martira morto de li kaj liaj 200 orfo-protektatoj.

Inaŭguro de la monumento

La renkontiĝo okazis lige al la malkovro de nova, bronza monumento je la 60a datreveno de ilia pereo. Ĉi tiu monumento, laŭ projekto de du skulptistoj, Mirosław Smorczewski kaj Lucjan Kot, estis inaŭgurita antaŭ 20 jaroj. Ĝi estis iniciatita de loĝantoj de Varsovio. Bela kaj kortuŝa, sed de sinteza rezino, ĝi rapide difektiĝis. Aparte multe al ĝi damaĝis kandeloj bruligitaj de la multaj vizitantoj de tiu simbola tombo de Korczak. Danke al liaj amikoj Rafael Scharf kaj Lili Pohlman ekestis komitato por la restaŭro de la monumento. Grandan parton de la financaj rimedoj oferis geedza paro Sandra kaj John Joseph. La efektivigon de la muldaĵo oni konfidis al sperta muldisto Zbigniew Fudalski el Karolin, en la varsovia regiono. Kaj li plenumis tiun gravan kaj samtempe honoran taskon pie, kun arta subtileco.

La solenaĵo estis profunde kortuŝa. Kelkaj el inter la kunvenintoj aŭdigis porokazajn paroladojn, atentigante pri la vivanteco de la idearo de Korczak. La fama film-reĝisoro Andrzej Wajda konvinke argumentis, ke liaj ideoj apartenas al la grandaj valoroj, kiujn Pollando povas alporti al la unuiĝanta Eŭropo. Sufiĉe longan kaj esence gravan paroladon aŭdigis Sandra Joseph. Ŝi estas psikiatro, kiu enprofundiĝis en la verkaro kaj la humanisma mondpercepto de Korczak, kaj profitas de tio en sia praktiko. Tiukaŭze elkore ŝi kontribuis al la restaŭro de la bela monumento.

La skoltoj prezentis mallongan sed impresan muzik-poezian programon. Aŭdiĝis kadiŝ-preĝo por la mortintoj. La malkovritan monumenton kovris floroj, prilumis kandeloj. Ĉeestis skipoj de radio kaj televido, kiuj poste raportis pri la solenaĵo.

La tago estis pluva; la naturo kvazaŭ priploris ne nur tiujn 200 Korczak-orfojn murditajn sed ĉiujn 1 500 000 judajn infanojn, ankaŭ la ciganajn, la polajn kaj ĉiujn en la vasta mondo, kiuj ĉiutage pereas pro senracio aŭ krueleco de fortuloj kun povo.

Tiu tago

Ne eblis, dum tiu funebra solenaĵo, ne reveni al tiu terura tago en 1942: apogeo en la freneza hitlera plano neniigi la tutan judan popolon; des pli, se oni mem estis ĉe la rando de tiu infero. Tiutage estis sufoke varme; tiutage devis esti likviditaj ĉiuj orfejoj. Je la 10a matene, la infanoj kune kun la prizorgantoj kaj Korczak komencis sian marŝon el la orfejo, strato Sienna 16, direkte al Umschlagplatz, germane por transŝarĝoloko. Ilia lasta vojo kondukis ilin tra stratoj Leszna, Karmelicka, Dzielna, Zamenhofa ĝis Stawki, kie troviĝis tiu placo, kiun oni povas nomi pordego al infero. Unue ili iris en kvaropoj, sed ĉiam pli mankis la forto: eĉ trapaso de ne tro longa distanco daŭris ĉirkaŭ du horojn; tial la marŝo fariĝis ĉiam malpli orda. La infanoj estis lacaj kaj apatiaj. Korczak, jam delonge tre malforta, ne portis infanon surbrake, kiel metafore oni prezentas lin sur la monumento. Per siaj lastaj fortoj li sekvis la infanojn. La prizorgantoj, inter kiuj Stefania Wilczyńska, dum 30 jaroj la gvidantino de l' orfohejmo, iris ambaŭflanke de la infanaro, kvazaŭ ili ĝis la lasta momento dezirus protekti ilin. Neniu salutis, neniu proponis helpon, kiu cetere ne estis ebla. Ili ja devis iri al sia destino.

Ĉiutage, ekde la 22a de julio 1942, kiam komenciĝis la likvidokampanjo de la varsovia getto, 8 ĝis 10 mil senkulpaj homoj estis perforte enpelitaj en klorigitajn brutvagonarojn, kaj de tie, de Umschlagplatz, en neimageblaj malhomaj cirkonstancoj ili trairis sian lastan vojon al la murdkoncentrejo Treblinka ...

Al la Korczak-orfejo estis „ŝparita” la atendado ĉe tiu placo, kie odoro de mortintoj miksiĝis kun sufoka klor-odoro. Ploro, veoj, senespera serĉado de proksimuloj, krioj kaj batoj de nazioj kaj de iliaj helpantoj estis timige neelteneblaj. La alvenintajn infanojn la Ordiga Servo tuj direktis al la vagono. D-ro Korczak eniris la lasta. Post ili en la saman vagonon estis enpuŝita alia orfejo.

Marek Rudnicki ĉeestis

Ĉion ĉi priskribis Marek Rudnicki, tiam 15-jara junulo, kiu kun du samaĝaj kolegoj (unu el ili estis la nepo de d-ro Zamenhof) laŭ komisio de Judenrat, Juda Komunumo, kunportadis al Umschlagplatz pecojn da pano al la homoj, kiuj atendis envagonigon. Tiutage li estis sendita de sia patro, kuracisto same kiel Korczak, por ekscii kio okazas kun la Korczak-orfejo. Tiucele li akompanis ilin de la orfejo ĝis Umschlagplatz kaj starante malantaŭ la drata barilo ĉirkaŭ la placo li vidis kiel ilin ensorbis klorigita brutvagono. Cetere post du tagoj la samo okazis al lia patro kaj al lia patrino, kiu eĉ ne estis judino, sed dividis la sorton de siaj karuloj. Li mem provis sin mortigi, sed malhelpis tion iu el la juda Ordiga Servo, kaj poste aliaj helpis lin forlasi la getton kaj transvivi la militon. Li nun estas konata pentristo kaj loĝas en Parizo. Li laboras en la Korczak-movado.

Pri tiu lasta vojo de la Korczak-orfejo ekestis legendo pri trankvila, orda marŝo, standardo (Marek Rudnicki ĝin ne vidis), propono al Korczak saviĝi lastmomente. Eble en tiaj nepriskribeblaj kondiĉoj la homoj bezonis tion por sin konsoli.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Konante la tragedian veron, li longe silentis. Ne tial, ke li volis forgesi, ĉar tion ne eblis forgesi kaj oni eĉ ne rajtas tion forgesi. Tamen lia amiko R. Scharf influis lin, ke li rakontu, kion li vidis. Li do cedis, kaj Scharf skribis tion. Nur en 1988 ĝi aperis la 6an de novembro en Tygodnik Powszechny, Ĝenerala Semajnrevuo, kaj poste ĝi estis represita en la bulteno de la Pola Korczak-Komitato, 1989.

Persona postskribo

Mi apartenas al la homoj, kiuj opinias, ke oni ne devas, eĉ ne rajtas forgesi kio okazis en Holokaŭsto. Tial mi diversmaniere revenas al tiu koŝmaro, kvankam mi ne multe kredas, ke la homoj pretas ion lerni de la historio. Tamen mi koncentriĝas ĉefe al la prezentado de la ideoj de Korczak, montrante lin tiamaniere viva, ĉar mi estas konvinkita, ke daŭre li estas tre bezonata al la mondo. Okaze de la 60-jariĝo de lia morto, mi havis la okazon plurfoje prelegi, ĉefe por infanoj diversaĝaj kaj pedagogoj. Subtenas min ĉi-rilate Jerzy Fornal, kiu post la prelego prezentas pensigan kaj kortuŝan spektaklon La Arlekeno laŭ humuraĵo de Korczak. Fine de majo 2002 mi estis invitita al lernejo en mia loĝloko por al la infanoj kaj instruistoj konigi la edukajn ideojn de Korczak, efektive lian rilatadon al infanoj entute. La plej junaj lernantoj, kun kiuj mi konatiĝis, estis de la kvaraj klasoj, do ĉirkaŭ 10-11-jaraj, samaĝaj kiel mia nepino Maja. Neimageble, ke ĝuste de tiu flanko okazis al mi io neatendita.

Unu tagon, survoje al la poŝtoficejo, alkuris min knabineto, kiu kuraĝe alparolis min: Sinjorino, vi estis en nia lernejo, ĉu ne? Post mia jeso, ŝi daŭrigis: Kiam tiutage, kiam vi estis ĉe ni, mi revenis hejmen, mi vizitis la knabinon kiu loĝas en apuda domo; kiel ĉiam ŝi staris ĉe la pordo. Ŝi ne estas „nia” infano: havas malhelan vizaĝon kaj buklojn, sed ja vi diris, ke Korczak diris, ke ankaŭ ŝi estas nia infano, ke ĉiuj infanoj estas niaj, ĉu ne? Mi do vokis ŝin, ke ŝi venu kun ni ludi, bicikli, sed ŝi ne venis. Tiam mi kuris al ŝia patrino, kaj diris, ke ni volas nenion malbonan fari al ŝi, nur ludi, ĉar ĉiuj infanoj estas „niaj”, kaj ŝi venis, kaj nun ni kun ŝi ludas. Mia kortuŝiĝo estis tiel profunda, ke en tiu momento mi ne povis eligi voĉon, kaj kiam fine mi turniĝis por ion diri, la knabineto jam salte malproksimiĝis.

D-ro Zamenhof, en sia poemo „La Vojo”, celante stimuli la pionirajn esperantistojn, kuraĝigante al nobla agado, skribis:
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas –
Ni semas kaj semas konstante.

Unu el la de mi disŝutitaj semoj ekfruktas. Tio esperigas, aldonas fortojn.

Zofia BANET-FORNALOWA
Holokaŭsto – origine brulofero, ĉe kiu la oferbeston oni komplete bruligis por la koncerna diaĵo; metafore por la amasa mortigado de judoj fare de naziismo dum la dua mondmilito. (ndlr)

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La segilo sonas!

La 65-jara litovo Algimantas Šukys el la urbo Kaunas famiĝis pro sia nekutima hobio. Ekde kelkaj jardekoj li muzikas per segilo, uzata en la hejma mastrumo.

La muzikisto rakontas, ke li adoptis tiun ideon de vilaĝa pastro, kiu, veninte al sankta meso por mortintoj, kunportis ankaŭ hejman segilon kaj por ĉies surprizo ludis kelkajn tristajn melodiojn per ĝi. La segilludo tiel tuŝis la koron de Algimantas, ke li ekdeziris nepre lerni ludi la saman „instrumenton”. Longe li serĉis taŭgan segilon, kiu eligas belsonojn kaj estas fleksebla.

Iufoje en iu vilaĝo li ekvidis virinon, kiu sola segis hejtlignon. La segilo kvazaŭ sonoris en ŝiaj manoj. La virino multe surpriziĝis, kiam nekonata viro petis ŝin vendi tiun malnovan ilon. La virino tuj konsentis, kondiĉe ke Algimantas aĉetos similan en la vendejo. Li plenumis tiun peton. Tamen la tiel akirita segilo evidentiĝis ne tiom taŭga por muzikado, ĉar ĝi ne bone flekseblis.

La aŭtodidakta muzikisto longe serĉis aliajn segilojn. Li elprovis ĉirkaŭ tri dekojn da diversaj segiloj. Finfine hazarde en sia urbo li ekvidis iun viron, fosantan la grundon de ĝardeno. Subite en lian kapon venis ideo demandi, ĉu hazarde la viro ne posedus iun malnovan segilon. Evidentiĝis, ke Algimantas trafis. La viro klarigis, ke li havas unu ege malnovan segilon, produktitan el sveda metalo, kiun lia avo uzis. Tamen la ilo estis tre neglektita, parte rustiĝis kaj la teniloj jam putriĝis. Vere la instrumento ne estis perfekta, tamen bonege fleksiĝis kaj belsonis. La du viroj interkonsentis pri taŭga interŝanĝo.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Algimantas komencis provludojn. Ne ĉiam ĉio glate iris. La segildentoj disŝiris kelkajn pantalonojn de la komencanta muzikisto kaj eĉ vundis lian gambon. Tamen lia ekzercado ne ĉesis. Plej grave estis teni la konvenan flekson por atingi la deziratan sonon. Ju pli la segilo estis fleksita, des pli alta sono venis kaj inverse. Specialan sonvibradon eblis atingi per movo de piedo, kiu tenas la alian ekstremaĵon de instrumento.

La ekzercadon ege helpis akordionludo, kiu estigis kvazaŭ muzikan fonon kaj plifaciligis la muzikadon per segilo. La akordionon bone ludis lia filino. Antaŭe Algimantas mem volis fondi familian ensemblon kaj tiucele li instigis siajn tri infanojn ludi akordionon.

Nun Algimantas scipovas ludi plurajn melodiojn per sia nekutima instrumento. Li muzikas en etnografia ensemblo. Lia muzikado per segilo ĉiam provokas grandan surprizon ĉe la aŭskultantoj. En Kaunas li estas la sola, kiu uzas tiuspecan muzikinstrumenton kaj en Litovio eble unu el kelkaj muzikistoj.

Libertempe la aŭtodidakta muzikisto ellaboras lignajn flutetojn, per kiuj li ofte muzikas. Kiel adoleskulo li komencis ludi la patran akordionon. Algimantas neniam lernis muzikon. Tamen nun li scipovas ludi ankaŭ germanan kaj rusan tirharmonikojn, bandonion, koncertinon, saksofonon, flutetojn.

„Muziko estas la senco de mia vivo. Mi kvazaŭ freneziĝas, kiam eksonas valsoj aŭ polkoj”, asertas la brava muzikisto el Kaunas.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?

Gripo (influenco) estas al ĉiu konata malsano, kiun oni kutime ne traktas kiel tre danĝeran. Pli atentas pri la gripo kuracistoj, bone konantaj ĝiajn danĝerajn komplikiĝojn kiel ekzemple pneŭmonio kaj encefalito, precipe ĉe infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj kun kronikaj malsanoj. Sed plej forte timas gripon virusologoj kaj epidemiologoj, ĉar ili tre bone scias, ke la gripviruso povas kaŭzi vastegajn epidemiojn, kiuj povas endanĝerigi la tutan terglobon.

Kiuj estas la kaŭzoj de tiuj kvazaŭ neatenditaj gripaj epidemioj? Por tio ni rigardu iujn ecojn de la virusoj, kiuj kaŭzas gripon. Oni distingas tri tipojn de gripaj virusoj: A, B kaj C. La viruso C aperas ĉe la homoj tre malofte. La viruso B povas kaŭzi gripepidemiojn, precipe dum aŭtuno kaj vintro. Sed plej danĝera por la homo estas la viruso de tipo A. Tion kaŭzas la specifeco de ĝia genaro, kiu – diference de la genaroj de aliaj virusoj – havas fragmentan strukturon. Ĝi konsistas el ok apartaj neligitaj fragmentoj. Ĉiu fragmento de la ribonukleata acido (RNA) de la homa gripa viruso povas interŝanĝi sin kun iu genara fragmento de la gripvirusoj de bestoj (inkluzive de birdoj). Ĉu ankaŭ bestoj povas esti infektitaj de la gripaj virusoj? Certe, kaj tre ofte.

La plej signifoplena rezervujo de gripaj virusoj estas birdoj, precipe sovaĝaj anasoj, sed ankaŭ anseroj, mevoj kaj aliaj. Multaj el ili ĉiujare migras transkontinente, disportante ĉien multajn gripajn virusojn. Ofte infektiĝas kaj malsaniĝas la kortbirdaro kiel kokinoj kaj anasoj. Ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro kaj eliĝas precipe kun la ekskrementoj.

El diversaj bestoj la plej signifaj por la homo estas porkoj infektitaj de gripo. Ekzemple, en 1976 en Nov-Ĵerzejo (Usono) porkoj estis la fonto de gripo por multaj militservantoj. Sed plej danĝeraj por la homoj estas la hibridaj stamoj de la virusoj. En la ĉeloj de trakeo kaj bronkoj de porkoj povas sukcese multobliĝi ne nur la propraj (porkaj) gripaj virusoj, sed ankaŭ la gripvirusoj de la homo kaj de birdoj. Tie inter iliaj genaj fragmentoj povas okazi la interŝanĝo kaj rezulte de tio naskiĝas kunmetitaj virusoj, kapablaj kaŭzi vastajn gripepidemiojn.

Necesas konatiĝi ankoraŭ kun du tre gravaj antigenoj (proteinaj substancoj) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso: hemaglutinino (angle hemagglutinin) kaj neŭraminidazo (angle neuraminidase). Precipe kontraŭ ili en la infektita organismo aperas antikorpoj, kapablaj neniigi la gripajn virusojn. Tamen precize por la viruso de gripo A estas karakteriza la ofta variemo en la strukturo de ĉi tiuj antigenoj, kio ebligas al la viruso eskapi de la mortiga influo de la imunsistemo.

Ĉe la virusoj de gripo A de homo, bestoj kaj birdoj ekzistas 15 subtipoj de hemaglutininoj (ilin oni markas per litero H kaj numeroj 1 ĝis 15) kaj 9 de neŭraminidazoj (litero N kaj ciferoj 1 ĝis 9). Ĉe gripaj virusoj povas renkontiĝi diversaj kombinoj de ĉi tiuj antigenoj. Ekzemple estas konataj ĉe ĉevaloj gripviruso kun antigenaj kunigoj H3 N8, ĉe birdoj H7 N7, H6 N2, H5 N3, ktp.

Ĝis nun preskaŭ ĉiuj gripepidemioj inter homoj estis kaŭzitaj de virusoj kun jenaj kombinoj de hemaglutinino kaj neŭraminidazo: H1 N1, H2 N2, H3 N2. Unuafoje la homaro renkontiĝis kun vastega epidemio de gripo A (H1 N1) en 1918 kaj 1919, kiam en la mondo malsaniĝis je gripo ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj, el kiuj 20 milionoj mortis. Antaŭ nelonge la sciencistoj pruvis, ke la viruso, kiu kaŭzis ĉi tiun epidemion, enhavis genojn de gripaj virusoj de la homo kaj la porko. Foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso, ĝia aerguta transdonado (tio signifas transdonon per malgrandaj gutetoj en la aero, ekzemple pro tusado aŭ ternado), la grandskalaj dummilitaj migradoj akcelis disvastigon de epidemio. La gripa viruso H1 N1 cirkuladis inter homoj ĝis 1957, kvankam jam ne tiel furioze.

En 1957 disvastiĝis tre danĝera epidemio de gripo A, sed jam kun alia antigena kunmetaĵo: H2 N2. Tiu gripo estis nomita la „azia gripo” aŭ la „gripo de Singapuro” laŭ la loko de la unua apero de la viruso. Pro foresto de la imuneco al ĉi tiu viruso, en la mondo malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj multaj mortis. Post 11 jaroj (en 1968) denove okazis vasta epidemio de gripo A nomita la „honkonga gripo”, kun nova antigena kunmetaĵo H3 N2. La antaŭa viruso H2 N2 ekde 1968 ĉesis registriĝi.

Post naŭ jaroj (en 1977) denove aperis la gripa viruso H1 N1. Dum tiu epidemio pli grave malsaniĝis junaj personoj, ĉar multaj pliaĝuloj konservis la imunecon al ĉi tiu viruso el la jaro 1957.

Ekde 1977 kaj ĝis nun ĉiuj gripepidemioj estas kaŭzitaj de du virusoj de grupo A, nome H1 N1 kaj H3 N2 kaj de unu viruso de grupo B. La viruso A, krom tiuj saltformaj ŝanĝiĝoj, povas modifiĝi ne tro forte rezulte de mutacioj, kiuj aperas kutime kun intervalo de du ĝis kvar jaroj, kaj kaŭzas la sezonajn plimultiĝojn de malsaniĝoj.

Tamen povas aperi inter homoj absolute novaj, danĝeraj gripvirusoj. Tiel, en 1997 en Honkongo estiĝis antaŭe nekonata viruso kun nekutima kombino de antigenoj H5 N1. Ĝi ricevis la nomon „birda gripo”. Malsaniĝis multaj miloj da kortbirdoj (precipe kokinoj), kiuj fariĝis la fontoj de malsaniĝo por 18 homoj, kiuj kontaktis la infektitajn birdojn. Pro la tre gravaj komplikiĝoj ses homoj mortis. Por ĉesigo de epidemio en Honkongo estis ekstermita la tuta kortbirdaro. Ni opinias, ke la precipa kaŭzo de la interrompo de tiu epidemio estis la foresto de la aerguta transdonado de ĉi tiu viruso. Plej ofte gripepidemioj komenciĝas en sud-orienta Azio. Laŭ multaj sciencistoj tio okazas pro la granda abundo de birdoj, evoluinta porkbredado kaj tre alta denseco de la loĝantaro en tiu regiono.

Ĉu ni povas esti konvinkitaj, ke ne aperos ankoraŭ pli danĝeraj gripaj virusoj? Certe ne, se oni atentas la grandegan naturan rezervujon de gripvirusoj inter birdoj kaj aliaj bestoj. Krome, iuj sciencistoj argumentas, ke ĉe iuj homoj gripvirusoj povas longe konserviĝi. Nuntempe en la mondo funkcias pli ol 100 centroj, kiuj kontrolas la cirkuladon de la gripvirusoj ne nur inter homoj, sed ankaŭ inter birdoj kaj aliaj bestoj, rekomendas pli efikajn vakcinojn. Bedaŭrinde, la efiko de gripvakcinoj malplialtiĝas aŭ perdiĝas, kiam aperas novaj antigenaj variaĵoj de la gripvirusoj. Krom vakcinoj, kiujn oni uzas por la profilaktiko de gripo, oni aplikas por preventado kaj kuracado de gripo interferonojn, imunoglobulinojn kaj diversajn medikamentojn kiel Amantadinum, Remantadinum kaj aliaj, kaj oni okazigas kvarantenigon.

Oni esperas, ke en la 21a jarcento la sciencistoj kaj kuracistoj kapablos antaŭvidi la aperon de novaj gripvirusoj kaj pli efektive kontraŭagi ilin. Por tio necesas unuigi la penojn ne nur de medicinistoj, sed ankaŭ de biologoj, genetikistoj, matematikistoj kaj komputilistoj.

Vladimir LEMELEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Grigorij Arosev

Redaktoro de la rubrikoj „Arto”, „Sporto” kaj „Interne”, Moskvo, Rusio

Tre ofte aperas demando: kiel eblas sin identigi en ĉi tiu mondo? Kio ni estas unue, kaj kio – laste? Por mi la sinsekvo de miaj „kioj” estas pli-malpli jena. Ĉefe mi estas rusiano, tio signifas, ke mi estis naskita (en 1979) kaj nun loĝas en la plej bela lando de la mondo, uzas la plej plaĉan lingvon kaj estas fiera reprezentanto de la rusa kulturo. Due, mi estas teatrologo, tio estas teatra historiisto, ĵurnalisto kaj kritikisto (laŭplane doktoriĝonto per la disertacio pri teatro de Vladimir Nabokov). Trie, mi estas poeto, ĉar, laŭ la difino de Brodskij, por mi poezio estas „kolosa akcelilo de la konscio, pensado kaj mondopercepto”. Kvare, spitante ĉiujn „kvankamojn” kaj „ne-ĉiamojn” (kvankam la Esperanto-mondo estas ne ĉiam plaĉa, kvankam esperantistoj ne ĉiam estas pli agrablaj, ol neesperantistoj, kvankam Esperanto-libroj ne ĉiam estas pli interesaj, ol alilingvaj), mi estas esperantisto (ekde 1992).

Sekvas diversaj sinidentigoj, kiujn jam ne facilas orde envicigi. Mi estas ŝatanto de: foresto de milito, muzikisto Boris Grebenŝĉikov, kotletoj kaj picoj, vojaĝoj en longdistancaj trajnoj, oktobro, mia nova poŝtelefono, laborado por MONATO, stultaj komedioj kaj kortuŝaj dramoj (kinaj kaj teatraj), kravatoj, prozisto Vonnegut, katoj kaj elefantoj, Interreto, futbalo ... Ĉio ne nombreblas, kaj estas bone, ke ne!

Post la patrino, la plej grava homo por mi estas mia edzino Jelena. Mi iom pensis, kiel nebanale eblus skribi pri ŝi, sed nenion saĝan elpensis. Tial mi simple notu, ke sen ŝi mi ŝatus la mondon multe malpli, ol ŝatas nun.

******

Kiam ĝermis la ideo de ĉi tiu rubriko, mi, Paul Peeraerts kaj Stefan Maul decidis, ke aperu sinprezentoj de la redaktoroj, reviziantoj kaj FEL-stabanoj. Kiam ĉiuj (krom kelkaj tro modestaj) sendis siajn tekstojn, ni konstatis, ke la bildo pri MONATO tute ne estas kompleta, ĉar mankas la homoj, sen kiuj ni, bravaj „monatistoj”, simple ne havus porredaktan (porrevizian) materialon. Temas pri niaj karaj aŭtoroj. Do, en la sekvontaj numeroj legu pri la plej aktivaj kontribuantoj (ni kalkulis, ke estu prezentitaj homoj, kiuj dum la lastaj ok jaroj aperigis minimume dekon da artikoloj).

Nepre menciindas, ke prezenton meritas senescepte ĉiuj aŭtoroj, kaj plej unue – la legantoj, por kiuj ja ni ĉiuj laboras, sed, bedaŭrinde, mankas eblo tion realigi ...

Grigorij AROSEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Gejoj

István Ertl skribis en MONATO 2003/3, p. 14, pri la situacio de samseksemaj personoj en Hungario. Ĉiuj civitanoj estas egalaj, sed ... En Esperantujo, diskriminacion al samseksemuloj praktikas la t.n. Civito: laŭ komuniko ĝia (Heroldo komunikas n-ro 168) civitaneco estas donebla ne nur al membro aŭ abonanto de establo aliĝinta al la t.n. Pakto, sed ankaŭ al ties edzo aŭ edzino – kontraste, oficiale registrita samseksa partnero de petanto ne havas aŭtomate tian rajton.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj

La malneta konstitucia traktato ellaborata de la Konvencio pri la Estonteco de Eŭropo generis fervoran aktivadon. La amendoproponoj, kiujn konvencianoj submetis en februaro nur pri ĝiaj 16 unuaj artikoloj, atingis la impresan nombron 1038. Oni povus fari multajn divenojn kaj vetojn pri tio, kiom el tiuj amendoj fine trovos sian vojon en la netan tekston, kiu laŭatende iĝos ia Granda Ĉarto de la 21a jarcento por ŝtatoj ĉiam pli intime interligitaj sine de Eŭropa Unio.

Nemalmultaj el tiuj amendproponoj traktis temon, kiun ni same povus nomi ĉie-ĉeesta kiel ankaŭ juĝi malkoncerna rilate konstitucion: nome, Dion mem. Ekzemple, 16 diversnaciaj konvencianoj el la plej granda politika forto de la Eŭropa Parlamento, la konservema Eŭropa Popola Partio, proponis adapti formulon el la pola konstitucio. Laŭ ili, „la valoroj de la Unio inkludas la valorojn de tiuj, kiuj kredas je Dio kiel fonto de la vero, justo, bono kaj belo, same kiel la valorojn de homoj, kiuj ne kunhavas tiun kredon sed respektas ĉi tiujn universalajn valorojn kiel ali-fontajn.”

Stumbliga vojo

Nu, la rilato inter Dio kaj ŝtato, inter transmondaĵoj kaj la surtera mondo, fluigis multe da inko tra la jarcentoj. Longa kaj stumbliga vojo kondukis de la faraonoj-dioj de antikva Egiptio ĝis la sekularaj respublikoj, eĉ monarkioj, de la nuntempa Eŭropo. Artikolo en MONATO certe ne donos finofaran baton al tiu diskuto.

La debato pri eksplicita referenco al religio en estonta EU-konstitucio fervore bolas almenaŭ ekde junio 2002, kiam papo Johano la 2a diris en mesaĝo al eŭropa stud-kongreso pri la temo „Ĉu al Eŭropa Konstitucio?”: „Eŭropo ne povas nei sian kristanan heredaĵon, ĉar grandan parton de ĝiaj atingoj en la jura, arta, literatura kaj filozofia kampoj influis la evangelia mesaĝo.... Eŭropo bezonos inspiriĝi, kun kreema fideleco, el la kristanaj radikoj, kiuj difinis la eŭropan historion”.

Estus efektive neeble, kaj ne inde, nei ke kristanismo decide kontribuis al la formiĝo de eŭropa identeco. Tamen sian parton havas ankaŭ judismo, kiun la papo mem nomis „pli aĝa frato” de kristanismo; la tolerema islamo de Al-Andalus*, kiu peris la helenan idearon al Eŭropo; kaj, malpli forte, ankaŭ aliaj religioj. Judismo kaj islamo ĉeestas jam longajn jarcentojn en Eŭropo. Konsiderindas ankaŭ, ke Eŭropo fariĝas ĉiam pli multkultura kaj multreligia, kaj EU-konstitucio devus konsideri ankaŭ tion.

Eĉ pli bone

Konstitucia teksto de ĉi tia graveco devus aŭ trovi trafan vortumon, kiu omaĝu al la kompleta gamo de spirita riĉo en Eŭropo aŭ, eĉ pli bone, neniel mencii spiritajn valorojn. Ĉiuokaze, mencii specifan religion en EU-konstitucio estus diskriminacie por tiuj, kiuj havas malsaman kredon aŭ estas nekredantoj.

Sed, fakte, ĉi tiu temo, kvankam simbole tre grava kaj tial rapide alprenita de politikistoj, gravas nur marĝene. Pli zorgige estas, ke lastatempe tutaj religiaj komunumoj suferas perdon de kredindeco pro misa identigo kun ekstremistoj politikaj, eĉ teroristaj. Kaj tiu religia diskriminacio ne limiĝas al ia „sindromo post la 11a de septembro”.

En la Eŭropa Unio, kiu en sia principaro forte engaĝas sin por homaj kaj fundamentaj rajtoj, en la praktiko tamen ne estas atingita egaleco por la diversaj komunumoj religiaj. Homoj, kiuj apartenas al komunumoj aliaj ol la tradiciaj kristanaj eklezioj, ofte spertas ekskludojn kaj rifuzojn en la labormerkato, eduko kaj aliaj vivokampoj, sole pro foje eĉ nur supozata aparteno al certaj religiaj grupoj. Jen temo kiu meritas, anstataŭ diskutoj plenaj de pasio, studojn de profunda pripenso.

Istvan ERTL
*Vidu la libron de Antonio Marco Botella: Lirikaj perloj de Al-Andalus (Zaragoza: Fundación Esperanto, 1995).

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Alfabeto por surdblinduloj

La jaro 2003 estas dediĉata al handikapitoj en Eŭropo. Koincide, antaŭ iom pli ol 100 jaroj, mortis Hieronymus Lorm, inventinto de palpalfabeto por surdblinduloj.

Kiel 16-jarulo Lorm perdis sian aŭdkapablon; kvar jarojn poste li blindiĝis. Sian handikapon li priskribis kiel „duoblan ĉinan muron”, sed, por venki sian embarason koncerne komunikadon, li evoluigis propran mansignolingvon. Per tiu ĉi lingvo li povis interkompreniĝi kun sia familio.

Ne sciante Lorm-lingvon, surdblinduloj ekzistus mizere, izole kaj apartigite en silenta kaj malluma mondo. En Germanio vivas ĉirkaŭ 3000 surdblinduloj, kiuj tamen „konversacias”, ofte kun sperta akompananto, per plievoluinta versio de la manpalpa alfabeto de Lorm.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Blanka ganto

En Lorm-lingvo al ĉiu litero de la alfabeto respondas tuŝo sur specifa loko sur la mano. Por indiki vokalojn, ekzemple, oni tuŝetas la pintojn de la fingroj; konsonantoj havas siajn lokojn sur la manplato. Lerneblas Lorm-lingvo per surmeto de blanka ganto, sur kiu estas indikitaj la pozicioj de la literoj.

La filino de Lorm, Marie, priskribis la signo-lingvon de sia patro kaj publikigis ĝin iom post lia morto, kiam li aĝis 81 jarojn. Tial la Lorm-lingvo fariĝis grava kompreniĝilo por surdblinduloj. Malgraŭ tio, tamen, la germana ŝtato ĝin ankoraŭ ne agnoskas.

Gert HEINTZE/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo

Malgranda amiko-grupo renkontiĝas ĉiumonate en la irlanda ĉefurbo Dublino por ekskursi kaj konversacii. Lastatempe la amikaro vizitis la antikvan judan kvartalon (Portobello), kie situas la juda muzeo.

La juda komunumo neniam estis granda en Irlando. Sed dum longa tempo ĝi estis videbla kaj influhava sektoro de la krome homogena kaj tiam ne tre bunta loĝantaro irlanda. Ne hazarde, la ĉefa rolulo en Ulysses, la plej fama romano de la irlanda verkisto James Joyce [ĝejmz ĝojs], estis juda dublinano, Leopold Bloom [blum].

Iam strato Clanbrassil, en la centro de Dublino, estis kromnomita „malgranda Jerusalemo” pro la spicistoj, tajloroj, koŝeraj viandistoj, magazenoj, butikoj kaj aliaj entreprenoj judaj, kiuj tie troviĝis. Hodiaŭ restas eĉ ne unu.

Sinagogo

La juda muzeo situas en mallonga, iom kaŝita strateto kun modestaj sed bonordaj duetaĝaj dometoj. Tie oni konstatas restaĵojn de apenaŭ memorata epoko, kiun maljunaj dublinanoj nostalgie nomas „Dublino de la raraj antikvaj tempoj”. La muzeo, iama sinagogo, konsistas el du apudaj domoj. Kiel sinagogo, ĝi entenis ĝis 160 homojn. Pro translokiĝo de la juda popolo el Portobello al la antaŭurboj, kaj pro malkresko de la komunumo, ĝi ĉesis funkcii en la 70aj jaroj.

Dum preskaŭ dek jaroj la domo restis ŝlosita, sed ĝi reviviĝis en 1984, kiam ĝi fariĝis la irlanda juda muzeo. Ĝi estis inaŭgurita la 20an de junio 1985 de Chaim Herzog [ĥajm hercog], prezidanto de Israelo, kiu naskiĝis en Irlando. La kuratora komitato de la muzeo fieras, ke „ĝi konservas gravan, kvankam malgrandan parton de la kultura kaj historia heredaĵo de Irlando”.

Tabloaranĝo

La muzeo konsistas el diversaj sekcioj. Ĝi enhavas materialon el judaj komunumoj en Belfasto, Korko, Derio, Droĥedo, Limeriko kaj Port Láirge (angle: Waterford [ŭótefod]). En la enirejo videblas fotografaĵoj, pentraĵoj kaj atestiloj. Teretaĝe troviĝas vitroŝrankoj kaj paneloj kun montraĵoj, kiuj rilatas al la komerca, kultura, eduka kaj socia vivo de la judaro. Precipe interesa estas la kuirejo montranta tradician sabatan kaj festan tabloaranĝon kaj la du apartajn lavopelvojn por prepari kaj lavi respektive laktaĵon kaj viandaĵon.

Supre troviĝas la originala sinagogo kun ĉiu rita meblaro, inkluzive de nupta baldakeno kun feste vestitaj manekenoj reprezentantaj edziĝparon. En la galerio vidiĝas judaj religiaj objektoj.

Manuskripto

La historio de la juda popolo en Irlando estas tre atentokapta. La plej frua aludo al ĝi estas en antikva manuskripto nomata Analoj de Innisfallen, kiu mencias la alvenon en 1079 de kvin transmaraj judoj. Verŝajne ili venis kiel komercistoj el Ruano, ĉefurbo de Normandio, Francio. Sendube pliaj judoj atingis la sudan marbordon de Irlando, elpelite el Portugalio en 1496.

La plej frua registro pri sinagogo en Irlando datiĝas de 1660, kiam estis establita preĝeja ĉambro en vojeto Crane [krejn] kontraŭ la dublina kastelo. La plej antikva juda tombejo datiĝas de la fruaj 1700aj jaroj kaj situas proksime al ponto Ballybough [bálibaŭ] en Fairview [fejrvju], Dublino. Post la napoleonaj militoj estis plia enmigrado de judoj el meza Eŭropo, sed la plej granda influo okazis inter 1880 kaj 1910, kiam ĉirkaŭ 2000 judoj alvenis de orienta Eŭropo kaj hejmiĝis en Belfasto, Korko, Derio, Droĥedo, Dublino, Limeriko, Lurgano kaj Port Láirge. Ili aktivis en ĉiuj profesioj kaj metioj.

Bizara nomo

Post la dua mondomilito nur manpleno da judoj atingis Irlandon. Efektive irlandaj judoj elmigris al ĉiuj partoj de la mondo. En Usono eĉ estis fondita societo de uson-irlandaj judoj havanta la bizaran nomon League of Yiddish Sons of Erin, „Ligo de jidaj filoj de Erin”: Erin estas poezia nomo de Irlando, derivita de Éirinn, dativo de Éire, Irlando en la gaela lingvo. La vorto Yiddish malofte uziĝas en la angla lingvo, krom por signifi la jidan lingvon.

Parenteze la jida, kiu dum iom da tempo estas la kutima hejma lingvo de la irland-juda komunumo, ne plu aŭdiĝas en Irlando. La infanoj nun parolas la anglan kaj plie lernas la irlandan en la lernejo. La juda taglernejo, Stratford College [koleĝ], troviĝas en strato Zion, Rathgar [ratgar], Dublino. Estas sinagogoj en Dublino (progresema kaj ortodoksa), Belfasto kaj Korko.

Valora kontribuaĵo

Oni ne scias, kiom longe la juda komunumo en Irlando travivos. Laŭ ĉiuj indikoj oni ne povas optimismi pri ĝia estonto. Tamen tiu malgranda popolo jam faris valoran kontribuaĵon al irlandaj socio kaj kulturo. Pro tio, ĝia malapero estus sentebla perdo.

Mi ne povas forgesi diraĵon de la verkisto Stefan Zweig [cvajg] en la novelo Buchmendel: „Nur nun, estante pli maljuna, mi komprenas, kiom malaperas kune kun tiaj homoj, unue ĉar tagon post tago ĉia unikaĵo iom post iom iĝas pli multvalora en nia komplete unuformiĝanta mondo.”

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Aŭtoroj

En la antaŭa numero aperis komentario en la rubriko El mia vidpunkto de Gilbert Ledon sub la titolo „Kvina povo”. Ĝi estis lia lasta artikolo por nia revuo, ĉar jam antaŭ ĝia apero abrupte li devis forlasi tiun ĉi misan mondon, pro akcidento, kiu mortigis ankaŭ lian edzinon Symilde. Denove ni perdis aŭtoron, kiu estis inter niaj plej sagacaj, spertan en multaj kampoj; ne ĉiam ĉiuj povis konsenti al liaj opinioj, sed neniam liaj artikoloj, ofte provokaj, tedis legantojn, ĉar li kapablis per originalaj pensoj pensigi.

Paradokse, neniam dum sia baldaŭ 25-jara vivo nia magazino havis tiom da abonantoj, kiom ĝi bezonus por vere prosperi, sed dekomence neniam mankis aŭtoroj, kvankam niaj kriterioj kaj preskriboj por verki estas tre rigoraj. Apenaŭ estas iu renoma aŭtoro grava en la Esperanto-kulturo, kies nomo neniam aperis en tiu ĉi revuo super aŭ sub artikolo. Krome estas multaj fervoraj kaj fidelaj kontribuantoj ne tiom eminentaj sed same gravaj, kiuj verkas por vi. Bedaŭrinde la modesta amplekso de nia gazeto ne permesas tuj aperigi ĉiun artikolon, kaj ne malprave aŭtoroj fojfoje plendas, ke artikolo dum longa tempo devas atendi ĝis apero. Ĉiumonate estas pena laboro, selekti inter tiuj artikoloj, kio kompreneble dependas de multaj faktoroj – neeviteble kun granda porcio da hazardo kaj, eble, iom da arbitro. Tial okaze de unu sama aŭtoro aperas pluraj artikoloj en sama numero, dum alia aŭtoro vane atendas, ke fine aperu almenaŭ unu el tri artikoloj, kiujn li skribis ...

Pluraj niaj, parte multjaraj, aŭtoroj estas ankaŭ redaktoroj. Ili prezentis sin dum la pasinta kaj tiu ĉi jaro. Baldaŭ ni daŭrigos tiun serion per sinprezentoj de aliaj aŭtoroj. Tiel en la koncerna rubriko vi ekscios, kiuj kaj kiaj homoj kaŝiĝas malantaŭ nomoj ofte legataj. Cetere, se vi konas iun bonan aŭtoron, kiu eble ne konas nian magazinon, ne hezitu kuraĝigi lin verki por ni (kaj vi). Ĉar, kiel menciite, jen kaj jen mortas bonaj aŭtoroj, bedaŭrinde.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro (3)

Marto

Marto la 21a. Hejmenveninte, mi ŝaltas la televidilon. Vespermanĝante, mi aŭdas kaj spektas la eksplodojn en la iraka ĉefurbo. Laŭraporte 3000 bomboj kaj misiloj dum unu nokto. Kaj nekredebla precizo – tie palaco, tie partia sidejo. Eklumiĝas ĉe mi: ne temas pri Irako, ne temas pri terorismo, ne temas pri petrolo. Temas pri mesaĝo el la Blanka Domo: „Mond' ... ne prifiku Usonon.”

Marto la 22a. Kiom kostas la milito? Sendube miliardojn – egale, ĉu dolaroj aŭ eŭroj. Enormajn, apenaŭ imageblajn sumojn, kiuj estus povintaj mildigi suferadon, malsaton en Afriko, Azio, restarigi ekonomiojn, doni esperon. Ĉu estonte la mondo dankos al Bush kaj al Blair pro tiu ĉi groteska malŝparo, pro tiu ĉi okazo mistrafita? Mi kredas, ke ne.

Marto la 23a. La unuaj usonaj kaj britaj viktimoj – pro helikoptera kolizio kaj pro brita aviadilo detruita de usona misilo. Plus brita ĵurnalisto ŝajne mortpafita de britaj trupoj (ĉi-lasta informo, raportita en sendependa novaĵkanalo, ne aperis ĝis post kelkaj horoj en la ŝtata, BBC-a). Ankoraŭ neniuj batalvunditoj (se kredi nian propagandon). Posttagmeza ĝisdatigo: la unuaj raportoj pri koaliciaj mortintoj (dekoj, kontraste jam al centoj da irakanoj).

Marto la 24a. La usonanoj protestas kontraŭ bildoj aperintaj en iraka televido pri militkaptitoj. Ĉu tamen hieraŭ mi ne spektis bildojn montrantajn irakajn kaptitojn, humiligitajn, manoj-sur-kapajn? Kaj filmeron pri brita soldato bruske ordonanta en la angla lingvo, ke civilulo surgenuiĝu? Memevidente la kompatindulo ne komprenis ...

Marto la 25a. Kiel flirtemas publika opinio! Meze de februaro, okaze de la grandaj kontraŭmilitaj protestoj (kiuj parenteze daŭras), oponis la militon 52 % de la brita popolo; hodiaŭ nur 30 %. Du kialoj: 1. post la komenco de la milito oni volas iel montri solidarecon kun „niaj buboj” batalantaj en fora dezerto (efektive stultaĵo: en Britio armeanoj volontulas; neniu devigas onin militservi; krome la milito mem laŭ internacia juro kontraŭleĝas); 2. mi ne povas min deteni de la herezo (mi putradu en infero), ke al multaj, multaj homoj plaĉas la milito: ĝi mirinde buntigas grizan ekziston; ekzemple la „realaj” bildoj pri detruado de Bagdado konsiderinde superas eĉ la plej hororan holivudaĵon en la loka kinejo. Eble mi eraras, sed ...

Marto la 26a. Pereis ĝis nun 20 britaj militistoj – 18 pro akcidentoj, inkluzive de t.n. „pafado amika” (kamaradoj kamaradojn erare mortpafas). Mi kalkulas, ke, se Sadam povos elteni ĉirkaŭ 22 jarojn, la tuta brita armeo en Irako estos sin „akcidente” elimininta. Intertempe furiozas batalo ĉirkaŭ la urbo Basra. Brita oficiro aperas en la televido kaj, tute senironie, anoncas, ke la celo estas alporti al urbanoj medicinaĵojn kaj nutraĵojn. Momenton: se koalicianoj ne estus invadintaj Irakon (laŭ la registaro: liberigantaj), „helpo” tia superfluus. Skuita, alico-en-mirlanda logiko, kiu difinas ĉi tiun – eble ĉiun – militon.

Marto la 27a. Oni atakas (pardonu: liberigas) Irakon parte pro tio, ke Sadam (laŭ Bush) posedas ne nur gasojn kaj aliajn toksaĵojn sed ankaŭ armilojn por amasdetruado. Kial, se Sadam tiom danĝeras, ilin li ankoraŭ ne uzis? La solaj armiloj por amasdetruado ĝis nun videblaj apartenas ne al la Sadam sed al Bush.

Marto la 28a. Pliaj 52 irakaj civiluloj pereas, kiam bomboj neniigas bazaron. Laŭtakse mortis ĝis nun pli ol 1449 irakanoj kaj vundiĝis 4230. Mortis 29 usonaj soldatoj (25 „malaperis”); mortis 21 britaj soldatoj (2 „malaperis”).

Marto la 29a. Komence de la milito generaloj opiniis, ke Basra ne gravos, ke la trupoj post kelkaj horoj okupos la urbon, ke bonvenigos ilin urbanoj spontanee ribelintaj kontraŭ Sadam. Jen nur unu el multaj ĉi-militaj mistaksoj: „niaj buboj” ankoraŭ sieĝas la urbon. Aŭ ĉu unu el multaj mensogoj? Sadam mortis, propagandis usonanoj post la unua aeratako kontraŭ Irako; bruta malamiko „ekzekutis” du britajn kaptitojn, indignis Blair (kion neis eĉ armeaj stabanoj); detruis la brita armeo pli ol 100 irakajn tankojn apud Basra (temis pri tri), ktp, ktp. Sed la „fulmomilito” (laŭ iu s-ro Adelman, iama Rumsfeld-asistanto) tiom sukcesas, ke Usono sendos pliajn 100 000 militistojn al Irako; krome la brita financ-ministro altigos sian milito-buĝeton je 70 %. Pro ĝojo saltis mia koro, kiam mi legis, ke ĉiu krozmisilo kostas 800 000 eŭrojn: ĉu hazarde, ke okul-operacio, kiun bezonas mia 80-jaraĝa patrino, estas dufoje prokrastita?

Marto la 31a. Mi notis supre, ke ankoraŭ ne videblas amasdetruadaj armiloj de Sadam. Raporto el la usona ĉefurbo tion konfirmas: troveblis nur konvenciaj armiloj en dek priserĉitaj lokoj. Certe iam koalicianoj „trovos” nekonvenciajn armilojn: nepras por pravigi la militon.

Daŭrigota

Paul GUBBINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Jes al Eŭropo – sed ĉu ŝanco perdita?

En marto slovenoj per referendumoj decidis eniri kaj la Eŭropan Union (EU) kaj la Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO). Antaŭ la referendumoj okazis granda kampanjo de la slovena registaro por propagandi ambaŭ celojn: dume politikistoj en Slovenio montris esceptan unuecon.

El ok partioj en la parlamento, ses absolute subtenis la eniron en la Eŭropan Union kaj aliĝon al NATO. Nur du malgrandaj kontraŭis al NATO kaj unu ankaŭ al EU. La registaro eluzis unu milionon da eŭroj por reklami la aferon.

Intelektuloj

Eniron en la Eŭropan Union subtenis ankaŭ la popolo; male tamen aliĝon al NATO. Civilaj grupoj, intelektuloj kaj aliaj organizis protestojn, peticiojn, partoprenis en publikaj debatoj, argumentis, manifestaciis. Subtenis ilin gravuloj, ekzemple d-ro Mencinger, rektoro de la Universitato de Ljubljana kaj kreinto de la „ekonomia miraklo” de Slovenio kaj Tone Pershak, prezidanto de la Asocio de Verkistoj.

La politikistoj tamen subtenis NATO-aliĝon kredeble pro tio, ke ili timis eniri la Eŭropan Union. De historia vidpunkto la slovenoj spertis multajn problemojn rilate siajn grandajn najbarojn – italojn kaj aŭstrojn. La politikistoj konsciis, ke eniri la union necesas pro multaj pozitivaĵoj, sed ili timis, ke eble italoj kaj aŭstroj akiros per mono tion (ekzemple terenojn), kion ili ne sukcesis milite akiri. Tial ili volas aligi Slovenion ankaŭ al NATO, pensante verŝajne, ke Usono helpus ilin eliri el EU, se okazus io, kio al slovenoj ne plaĉus.

Uson-brita atako

Kelkajn tagojn antaŭ la referendumo komenciĝis la uson-brita atako kontraŭ Irako. Laŭ enketoj NATO-subteno falis al 51 %; krome 80 % de la slovenoj kontraŭis la atakon. Tamen, kiam estis anoncitaj la rezultoj de la referendumoj, montriĝis, ke partoprenis en la referendumoj 60,3 % de la voĉdonrajtigitoj, el kiuj 89,61 % subtenis EU-eniron (neniu lando ĝis nun atingis tioman elcentaĵon) kaj 66,05 % NATO-aliĝon.

Ŝajnas, ke pro oportunismo la popolo finfine decidis tiel voĉdoni, subtenante la flankon, kiu aperas pli forta. La deziroj de politikistoj estis plenumitaj: Slovenio aliĝos al EU en majo 2004 (oficiale, kiam konfirmos tion ĉiuj nunaj EU-ŝtatoj). Ĝi aliĝis ankaŭ al NATO: tuj sendis la slovena ministro pri eksteraj aferoj leteron al NATO, anoncante la aliĝon.

Tiel Slovenio perdis unikan ŝancon iniciati novan pensmanieron en la Eŭropa Unio: ne fortigi sed disigi la pakton, kies celo ĉesis, ĉar ne plu ekzistas la komunisma bloko.

Zlatko TIŠLJAR

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Forpaso-forumo

En februaro la polico en la urbo Iruma, gubernio Saitama, trovis en apartamento tri junulo-kadavrojn. En la ĉambro troviĝis kvar karbo-fornetoj kaj la fenestroj estis hermetike fermitaj per adhera rubando. Kelkajn monatojn antaŭe, la viro mesaĝis al retpaĝo pri sinmortigo, anoncante, ke li serĉas homojn por kunmorti kun li.

Kazo tia ne unikas. Laŭ la ministrejo pri bonfaro, en Japanio en 2000 sin mortigis 25,4 homoj por ĉiuj 100 000 loĝantoj, kompare kun 12,0 en Usono, 7,4 en Britio kaj 20,8 en Francio. Dum la pasintaj kvar jaroj mortis propramane 3,5-oble pli da homoj ol pro trafik-akcidentoj. Pli ol 60 % aĝis inter 50 kaj 60 jarojn. Post la 90aj jaroj saltis la nombro de sinmortigoj, certe pro ekonomiaj problemoj.

Morto-motivoj

Novspecaj tamen estas sinmortigoj kun nekonatoj varbitaj per interreto. Ekzistas pli ol 20 000 retpaĝoj pri sinmortigo kaj facile troveblas „avizotabuloj” por tiuj, kiuj volas sin mortigi. Tie legeblas morto-motivoj de junuloj: ekzemple: „Mi ne vizitas lernejon jam du monatojn. Ĉio ŝajnas al mi sensignifa. Revon? Ĝin mi ne bezonas” aŭ „Mi ne povas glate plenumi mian laboron. Mi perdis memfidon por pluvivi”.

Multaj nun opinias, ke Japanio fariĝas mizera lando. Disrompiĝis kutimaj homaj rilatoj, malaperis emo helpi unu la alian. Krome en Japanio gravas konformi: kiam homoj ĉesas vivi samkiel la plejmulto, ekzemple ne plu vizitante lernejon, perdinte laboron, ili fariĝas kaj kredas sin eksternormaj.

La japana socio ne garantias esperon al la junuloj. Germana junulo skribis en ĵurnalo, ke en Japanio li unuafoje vidis senesperajn geknabojn. Junuloj senradike ŝvebas en la socio: neniu donas al ili helpon, eĉ ne mesaĝon, ke ĉiuj kunlabore ŝanĝu la socion. Ŝajnas, ke Japanio nun staras sursojle de „pereo”, ĉar junuloj sen espero alportos nenion al la socio.

HORI Yasuo/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Papo kontraŭ kristano

Kiel oni liberigas popolojn el jugo de despotoj? Ĉu vi memoras la metodon de iu antaŭe preskaŭ nekonata polo, kiu dum la pasinta jarcento sukcesis en tia liberigo? Estas (romkatolika) papo Johano Paŭlo la 2a, kiu sole per la potenco de l' vorto kapablis faligi sen sangelverŝo unu totalisman reĝimon post alia. Li postulis homan dignon, homajn rajtojn kaj liberecon por poloj kaj aliaj orienteŭropaj popoloj. Unue devis cedi diktatoroj en Pollando, sekvis ĉiuj aliaj tiel nomataj socialismaj landoj, ĝis fine falis fifama Berlina Muro kaj eĉ granda Sovetio mem. Ĉiuj tiuj revolucioj, per kiuj liberigis sin la popoloj, estis pacaj, escepte de Jugoslavio kaj Rumanio (sed tio havis apartajn kaŭzojn).

Liberigo per murdo

Tute alian metodon elektis alia kristano, George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ]: la usona prezidanto liberigas la irakan popolon de la despoto Sadam Husajn per sangoplena milito. Laŭ sia absurda logiko do li murdas popolon por tiel liberigi ĝin – kiom post-genocide la mortigitaj irakanoj ĝojos kaj dankos al Bush pro libereco, kiun ili povos ĝui en islama ĉielo. Pia Bush, kun sia brita lakeo, same pia kristano Tony Blair [teŭni blea], agas laŭ propra deklaro („Dio benu Usonon!”) same en la nomo de sama (kristana) dio kiel la papo. Strange, ke tiu ĉi papo tamen akre kondamnas la Bush-militon same kiel pli ol 80 elcentoj de ĉiuj kristanoj de l' mondo. Li memorigis la usonan prezidanton tuj post milit-komenco pri „grava respondeco antaŭ dio kaj konscienco”.

Milit-krimo

Sed la usonan prezidanton impresas nek la vortoj de l' papo parolanta en la nomo de dio kaj unu miliardo da katolikoj, nek la amasaj protestoj tutmonde, nek la unuanima verdikto de fakuloj pri internacia juro, ke tiu ĉi milito estas krimo; militkrimulo Bush asertas, ke la milito estas justa kaj necesa por protekti la usonan popolon, faligi despoton kaj liberigi Irakon, por tiel alporti demokration al ties popolo. Por pravigi sin, li listigas aron da absurdaj argumentoj. Por displuki kaj refuti ilin ne necesas scioj de fakuloj pri internacia juro; sufiĉas normala homa prudento. Jen nur kelkaj elstare absurdaj argumentoj:

Origine Bush asertis, ke la buĉisto de Bagdado posedas amasdetruajn armilojn (kemiajn, biologiajn kaj baldaŭ nukleajn) kaj tial oni devas militi, por neniigi tiujn batalilojn (liveritajn parte de Usono). Ĝis la momento, kiam mi skribas tiujn ĉi liniojn, nek UN-inspektoroj nek usonaj soldatoj trovis ilin. Absurda situacio: kiel oni pruvas, ke oni ion ne posedas? Se Bush asertus, ke mi havas danĝeran poŝtranĉilon kaj kaŝis ĝin ie en mia vasta ĝardeno, kiel mi povus pruvi, ke mi ne posedas poŝtranĉilon? Kaj se mi posedus, kiom da tempo necesus por trovi la kaŝitan danĝeran trezoron? Trankvile do mi povas mensoge aserti, ke mi ne posedas. Tio memorigas min pri groteska helena ekzemplo de logik-paradokso pri greka insulo Kreto. Kretano asertas: „Ĉiuj kretanoj mensogas!” Logike do, ankaŭ tiu kretano mensoge asertas tion; sed se li mensogas, ne ĉiuj kretanoj mensogas, do eble ankaŭ li ne mensogas. Sekve li diras la veron kaj tamen ĉiuj kretanoj mensogas, do ankaŭ li ... ktp senfine.

Amasdetruajn armilojn tutcerte posedas pluraj aliaj landoj de l' „akso de malbono”, ekzemple Nord-Koreio, same Pakistano kaj Hindio, Rusio kaj Israelo, Francio kaj Britio. Certe Usono ne devas senti sin minacata de amikaj atom-ŝtatoj, sed kio estas pri la aliaj? Kial Bush ne invadas Nord-Koreion? Ĉu eble li atakis Irakon ĝuste pro tio, ke Sadam ne posedas amasdetruajn armilojn?

Kiu minaco?

Alia argumento el Vaŝingtono, ĉefurbo de Absurdistano, estas ke Bush devas defendi Usonon kontraŭ Sadam. Sed Irako dum la pasintaj dek jaroj atakis neniun, ankaŭ ne Usonon, eĉ ne minacas la foran landon. Neniu lando najbara timas agreson de Irako nuntempe, ĉar – kiel antaŭmilite usonaj militistoj mem diris aplombe – la iraka armeo estas ege malforta kaj oni dum Blitzkrieg (= fulm-milito, germanlingva nocio aplikita de alia despoto, Adolf Hitler) detruos ĝin.

Plia ridinda argumento de Bush estas, ke Irako ignoras UN-rezoluciojn kaj ke nun elĉerpiĝis usona pacienco. Kial daŭras usona pacienco pri Israelo, kiu dum jardekoj ignoras aron da UN-rezolucioj pri okupado de palestina teritorio?

Krome, se temas pri liberigo de popoloj, kial Bush ne militas kontraŭ aliaj despotoj subjugantaj proprajn kaj najbarajn etnojn? Ili abundas en nia kompatinda mondo, tiel ke Usono dum jardekoj povus plenumi tian noblan mision. Eble Bush komencu en Kaŭkazio, kie rusa prezidanto Putin genocide masakras ĉeĉenojn.

Efika propagando

Bush kaj kompanoj eĉ ne hontas prezenti falsitajn dokumentojn por pravigi militon kontraŭ Irako. Neniu argumento, neniu propagando estas tro stulta por ne esti uzata. Tutcerte Sadam estas teroristo; sed same tutcerte li ne organizis la katastrofajn atencojn de la 11a de septembro 2001. Tamen, danke al registara propagando, la plimulto de la usonanoj kredas, ke li kaj ne Osama bin Laden kulpas pri la 11a de septembro.

Neniu el ni povas prognozi, kio okazos post la milito. Bush promesis al la iraka popolo demokration. Ho sankta simpleco! Kun kiuj registoj li establos tie demokration por popoloj kaj klanoj, kiuj neniam kaj neniel spertis demokration kaj eĉ ne komprenas, kio ĝi estas? Papo Johano Paŭlo la 2a predikis demokration por orienta Eŭropo, kaj ties popoloj komprenis la predikon kaj elbatalis ĝin; tamen eĉ tie, ĝis hodiaŭ, demokratio grandparte estas ne jam firme instalita. Kiel tio do povos sukcesi en Irako, bombardita de la plej grava demokratio de l' mondo, Usono, gvidata de milit-krimulo?

Barbareco

Bush anoncis post la atencoj de la 11a de septembro 2001 „krucmiliton”; la krucmilitoj estis barbaregaj. Per la Irak-milito li rekondukis nin al tiu barbareco, en la nomo de demokratio, libereco kaj dio – ĉu io povas esti pli perversa?

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Malbrave, kolego Gofen!

Zorgigas vidi, ke la huntingtona* vizio pri „konflikto de civilizacioj” infektas ankaŭ Esperantujon. Atestas tion malkohera opini-artikolo de Alexander Gofen (Brave, prezidanto Putin!, MONATO, 2003/2, p. 12-13), en kiu, se mi bone komprenis, li ekzemple klarigas imagatan komplicecon de ia „internacia liberalularo” kun islamaj teroristoj per ... punkto 58 el la sovetia punkodo.

Krome Gofen asertas ne malpli ol ke „dum la lastaj jardekoj Eŭropo ‚memvole’ islamiĝis”, enlasante enmigrantojn, kiuj „penas adaptigi [adapti] Eŭropon al islamismo”. Kia komplot-teorio! En la realo, Eŭropo dum la lastaj jardekoj (nu, precipe antaŭ la petrolkrizo de 1973) memvole venigadis malmultekostan laborforton sen tro pripensi la sociajn sekvojn de tia hom-importo.

La enmigrantojn (cetere, nur parte islamanajn) instigis ne iu enkora deziro islamigi Eŭropon, sed la aspiro plibonigi sian sorton, simple la deziro nutri sian familion. Mi demandas: Ĉu la celo de Alexander Gofen, kiam li elmigris el Rusio al Usono, estis influi ties pensmanieron, aŭ plibonigi sian vivon, disvolvi sian krean kapablon? Aŭ: kial mi mem forlasis Hungarion?

* Samuel Phillips Huntington [sémjuel filips hántington] (1927-) estas usona politologo, al kies specialfakoj apartenas administra scienco, strategiiko, defendo kaj internaciaj rilatoj. En sia verko Clash of Civilizations and Remaking of the World Order (Akra konflikto inter la civilizacioj kaj rekreo de la mondordo), 1996, la aŭtoro lanĉis tezon pri konflikto inter la judism-kristana, islama kaj konfuceanisma civilizacioj en la post-malvarmmilita erao.
István ERTL
Belgio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Milit-litoj

Kiam dum la prepara fazo de la Irak-milito mi la unuan fojon legis pri „enlitigitaj” ĵurnalistoj, mi gapis konsternite. Ĝis tiam mi opiniis, ke enlitiĝo okazas ekzemple por amorado aŭ por dormado – sed por milito? Nur longe poste mi komprenis, kion signifas tiu ĉi nova ĵurnalisma nocio: eŭfemismo por „propagando”. La afero iĝis tute klara, kiam ni televidis la „litojn” de tiuj ĵurnalistoj en usonaj kaj britaj tankoj kaj iliajn raportojn, en kiuj komplete mankis teruraĵoj, kiaj estas vunditoj, mortigitoj, viktimoj de milito. Anstataŭe ni vidis usonajn kaj britajn heroojn, kiuj detruis tutajn vicojn da irakaj tankoj, demonstris orajn necesejojn en palacoj, kaj irakanojn, kiuj gaje salutis la liberigantojn.

La propagando iraka, kompreneble, ne estis malpli idiota. Ĵurnalistoj en Bagdado ne estis enlitigitaj sed katenitaj per registaraj oficistoj kaj rajtis raporti nur, kion permesis la reĝimo. Tiel okazis, ke la iraka inform-ministro asertis antaŭ televid-kameraoj en grandparte jam konkerita Bagdado, ke la iraka armeo sukcese defendas la ĉefurbon. Sed la situacio por ne-usonaj kaj ne-britaj ĵurnalistoj ne funde ŝanĝiĝis post la kompleta venko: nun ili rajtis elsendi nur, kion permesis la usona armeo. Oni povas demandi, kies cenzuro estis pli bona (demokrata aŭ diktatora)?

Pluraj ĵurnalistoj estis mortigitaj, sed tio ne estas io eksterordinara dum milito. Tamen ankaŭ tiurilate ni akiris novajn spertojn: usonaj soldatoj intence pafmortigis hispanan kaj ukrainan ĵurnalistojn sur balkono de hotelo, pri kiu la soldatoj tutcerte sciis, ke en ĝi loĝas preskaŭ ĉiuj eksterlandaj ĵurnalistoj. Eĉ pli nekutime estis, ke usona televid-teamo mem pafis, kiam ĝi timis pri atako iraka. Ĝis tiam estis tutmonda kaj severa principo, ke ĵurnalistoj ĉiam estas ne-armitaj, kio garantias certan (kvankam ne centprocentan) protekton kontraŭ atakoj. Sed nun, kiam usonaj ĵurnalistoj agadis soldate, tiu ĉi konvencio, ne ataki ĵurnalistojn, ne plu validos en iuj ajn militoj. Ni do povas atendi, ke estonte mortos multe pli da ĵurnalistoj.

Mi ne scias, pri kio mi, germana ĵurnalisto, hontu plej multe. Eble tamen pri libervola enlitiĝo de kolegoj por amoradi kun cenzuristoj. Nin germanojn, kiuj spertis propagandon de nazioj, tio naŭzas aparte.

Sincere via Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Griziĝanta mondo

Dum la pasintaj monatoj amas-komunikiloj abunde informis pri Irako. Tiel ekzemple ni eksciis, ke duono de la loĝantaro de Irako estas junuloj malpli ol 15-jaraj. Certe ankaŭ la multaj milit-mortigoj ne ŝanĝis tiun proporcion inter la generacioj, ĉar usonaj kaj britaj bomboj egale trafis infanojn kaj grizulojn. Simila estas la situacio en tre multaj subevoluintaj kaj malriĉaj landoj, precipe en socioj kie oni generas laŭeble multajn idojn, kiuj poste vivtenu maljuniĝintajn geavojn kaj gepatrojn.

Ankaŭ tiurilate estas giganta abismo inter malriĉaj kaj industriaj landoj. Por komparo jen ciferoj el industri-lando Germanio: tie nur 21 elcentoj estas malpli junaj ol 20-jaraj, kontraste al 24 elcentoj de pli ol 59-jaraj loĝantoj. Se ne enmigros homoj el aliaj landoj, Germanio post 40 jaroj havos nur 64 anstataŭ nun 82 milionojn da loĝantoj, el kiuj 40 elcentoj estos pli aĝaj ol 59-jaraj kaj nur 15 elcentoj de germanoj estos junuloj. La sama tendenco draste estas videbla en ĉiuj industriaj ŝtatoj, ekzemple Japanio kaj Hispanio, kiuj jam de multaj jaroj alfrontas samajn problemojn pro tia eksterordinara kresko de griziĝanta (se ni aludas la hararon) loĝantaro.

Fortaleza surprizo

Ni esperantistoj, cetere, konas tiun ĉi fenomenon jam delonge: la Esperanto-movadon karakterizas tre alta proporcio de maljunuloj. Kiom fascinitaj estis eŭropaj kaj nordamerikaj kongresanoj, kiam en Fortalezo ili ĉie en la kongresejo vidis multajn, multajn junulojn. Kaj Brazilo eĉ ne estas subevoluinta sed tiel nomata „sojla” lando (ŝtato kun socio transiranta la pordon de subevoluo al prospero). Ni povas esti certaj, ke en Gotenburgo la Universala Kongreso prezentos denove la kutiman bildon de superpezo de l' generacio de grizuloj, ĉar Svedio estas tipa industria lando.

Eble tamen, se UK okazos denove en Brazilo en la jaro 2050, ankaŭ tie en la kongresejo ne plu abundos junuloj. Ĉar la tendenco de griziĝanta mondo estas intime ligita al ekonomia prospero. Do povus esti, ke timoj kaj teruradaj scenaroj pri eksplodonta monda loĝantaro, priskribitaj antaŭ 50 jaroj, ne realiĝos, male: ĉie mankos junaj generacioj por nutri grizulojn. Tio signifas, ke la kutima kaj ordinara sociala sistemo inventita de industriaj landoj ne plu funkcios – pli ĝuste, ĝi vaste jam nun ne plu funkcias.

Pluraj revolucioj

Kio estas la bazo de tiu ĉi sistemo? Ni revenu al la ekzemplo de Germanio. Pro la industria revolucio, la jaro 1892 estis la lasta, en kiu naskiĝis iom pli multaj homoj ol mortis; laboristoj en fabrikoj ne perlaboris sufiĉe por vivteni grandan familion. En 1889 kanceliero Bismarck metis la bazon de tiu ĉi sociala sistemo, kies precipa kriterio estas, ke laboristoj kun 65 jaroj pensiiĝas, ĉar pro pezega laboro en industrio ili estas elĉerpitaj en tiu aĝo. Intertempe tamen okazis pluraj pliaj industriaj revolucioj, kaj ŝajnas ke neniu rimarkis iliajn sekvojn: hodiaŭ preskaŭ neniu 65-jarulo fizike estas tiom elĉerpita, ke tiu ne plu kapablus labori. Tamen, por egaligi mankon de laborlokoj por junuloj, oni eĉ reduktis la aĝon de pensiiĝo kaj logis al neniofarado homojn jam en aĝo de nur 58 jaroj.

Kaj nun oni miras, ke tio alportis nenian solvon. La funda eraro estis, ke oni simple neglektis alian gravan faktoron: intertempe, danke al gigantaj progresoj de medicino, homoj fariĝas pli kaj pli maljunaj kaj simple ne volas morti, por liberigi social-kasojn de gigantaj pensiopagoj. Sed eĉ tiuj homoj, kiuj volas morti, ne rajtas, pro medicino. La patrino de amikino nia de dek jaroj estas cerbe komplete perturbita; ŝi simple ne plu manĝas. Pasintjarcente tia homo malsatmortus, trankvile kaj pace. Sed ŝin, 95-jaran, oni nun vivtenas per „astronaŭta nutraĵo”, kaj ĉion kompreneble pagas pensiokaso. Kia „vivo” de kompatinda virino, kiu de dek jaroj ne ekkonas siajn gefilojn dum vizitoj! Germanaj flegejoj estas plenaj je tiaj homaj vrakoj.

Pli longe laborkapabla

Dume sanaj maljunuloj ne rajtas labori, eĉ se ili volas kaj povas, ĉar rigida sociala sistemo ne permesas al bonfartaj 66-jaruloj resti en siaj postenoj. Ŝajnas, ke oni ne volas agnoski la diversajn industriajn revoluciojn, kiuj reduktis pezajn, malpurajn kaj malsanigajn laborojn al nur kelkaj sferoj (en multaj kampoj laboras robotoj pli perfekte ol homoj) kaj kaŭzis, ke homoj devas aktivi precipe ne per muskoloj sed per cerbo, kaj konsekvence restas sanaj ĝis aĝo de 70 kaj 80 jaroj, do laborkapablaj. Nun ne gravas korpa forto, sed scio, dumviva lernemo, sperto.

En industriaj landoj arde oni diskutas kaj disputas pri urĝe necesaj reformoj, ĉar parte la socialaj sistemoj jam kolapsas. Tro malfrue por ŝanĝi ion tiel modere, ke homoj ne protestos – dum jaroj, jardekoj politikistoj ignoris la problemojn. Nun necesos abruptaj, drastaj kaj dolorigaj ŝanĝoj, kiuj parte estos arbitraj. Homoj en industriaj landoj troviĝas en kaj antaŭ konflikt-abundaj jaroj.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El fatraso ekstremdekstremula

Kia hipokriteco en tia politika fatraso ekstremdekstrula de s-ro Gofen, kiu loĝas en meksika teritorio ŝtelita de la usonanoj pere de konkermilito en 1846-1848. Estas pro tio, ke tie la urboj kaj la provincoj havas hispanan nomon. Usonanoj mortigis milionojn da infanoj, virinoj kaj viroj en centoj da armeaj ŝtatrenversoj en ĉiuj landoj de Latin-Ameriko dum la 19a kaj la 20a jarcentoj. Nun ili klopodas renversi la demokratie elektitan prezidenton de Venezuelo kaj detruis Irakon mortiginte milojn da senkulpaj civiluloj.

Kaj mi rimarkigus al s-ro Gofen, ke liberaluloj estas centro-dekstruloj ne maldekstremuloj, kiel li asertas en sia fatraso. La eksterlandaj produktantoj ne evitas riskon konkurenci; „simple la usonaj filmdistribuantaj kompanioj ne permesas distribui la ne-holivudajn (centro de la nord-amerika filmindustrio) filmojn”, tion diris la fama brazila reĝisoro Jorge Furtado [ĵorĵ furtadu]. Kiom demokrataj estas la usonanoj? Se ne ekzistus la ŝtataj entreprenoj Riocine kaj PETROBRAS la brazilanoj neniam povus spekti brazilajn filmojn en Brazilo! Tio pruvas, ke kapitalismo estas diktaturo. La usonanoj neniam elektis rekte prezidenton, ĉar la elektoj estas nerektaj, faritaj pere de delegitoj kiel en Brazilo dum la armea diktaturo.

Miguel BOEIRA VIANNA
Brazilo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Taglibro de l' milito ... el la lando de Ŝekspiro

Aprilo

Aprilo la 1a. Nekredeble, ke homoj kapablas ekspluati la mizeron de aliaj. Unu el la mortigitaj britaj soldatoj venis de apuda urbo, kie najbaroj kaj amikoj kondolence metis florbukedojn ekster la domo. Pro tio, ke antaŭ du tagoj okazis en Britio t.n. patrino-tago, kiam gefiloj donacas i.a. florojn al siaj patrinoj, fiulo ŝtelis de ekster la mortigito-domo la bukedojn (supozeble vendo- kaj profito-cele). Hodiaŭ raportas loka radiostacio, ke polico arestis la ŝtelinton, kiu restas ankoraŭ anonima – verŝajne por lin protekti kontraŭ la kolero de la popolo.

Aprilo la 2a. Mi ŝaltas la televidilon meze de novaĵelsendo kaj trovas raporton ne pri la milito sed pri „ordinaraj” enlandaj aferoj. Post kelktaga „paŭzo”, kiam la usonanoj haltis cent kilometrojn ekster Bagdado, la publiko ekperdas intereson. Homoj, kiuj kutimiĝas al tujaj, ĉiam freŝaj spektakloj, rapide seniluziiĝas pri tuttagaj novaĵelsendoj pri daŭra nenio. La bomboj ektedas – nun montru la gason.

Aprilo la 3a. Usonanoj kaptis la bagdadan flughavenon. Usonanoj haltis dek kilometrojn for de la flughaveno. Usonanoj ekokupis la flughavenon sed poste retiriĝis. Kiun kaj kion kredi en tiu ĉi milito, en kiu vortoj same batalas kiel armiloj?

Aprilo la 5a. Kiom fidi raportojn de ĵurnalistoj „plantitaj” inter la soldatoj – alivorte de la ĵurnalistoj, kiuj oficiale akompanas la trupojn (kaj eĉ portas militistajn uniformojn)? Jam en la televido aŭdiĝas, kiel „ni” atakis tiun aŭ alian urbon: tiuj, kiuj sin tiel intime identigas kun la soldataro, ne povas objektive raporti. Krome la plantitoj neniam diras, ke la armeo „kontrolis” iliajn raportojn (male ĵurnalistoj en Bagdado, kiuj antaŭanoncas, ke kontrolis iliajn bultenojn irakaj instancoj). Fia malamiko, kiu tiel cenzuras liberajn, okcidentajn ĵurnalistojn. Implicite estas, ke ni, bonuloj, neniam cenzuras.

Aprilo la 6a. Britaj soldatoj eniras la urbon Basra (tamen malgraŭ pli fruaj raportoj ankoraŭ ne plene regas ĝin). La popolo laŭraporte bonvenigas la soldatojn „en la angla lingvo”. Tiel amaskomunikiloj inside subtenas la miton pri la angla mondlingvo. Se estus sieĝintaj dum du semajnoj mian urbeton marsanoj, ankaŭ mi kurus surstraten por krii kriple Mars bonven aŭ ion similan. Supozeble marsaj amaskomunikiloj fiere raportus, ke la teranoj la liberigantojn „en la marsa lingvo” bonvenigus.

Aprilo la 7a. Bildoj el Basra. Anstataŭ jubilantaj urbanoj, nur rezignacie gapanta popolo. Kaj regas anstataŭ britoj ŝajne krimado: domoj, vendejoj kaj oficejoj estas prirabataj. Videblos baldaŭ sama spektaklo ankaŭ en Bagdado. Mi kompatas la civilulojn. Se vero estas la unua viktimo de milito, sendube civiluloj estas la dua.

Aprilo la 8a. Mia najbarino, instruistino, anoncas, ke ĉe ŝia lernejo nepras pro deficito „perdi” ekvivalenton de 1,5 postenoj. Krome, en la ĵurnalo, mi legas, ke la nacia asocio de lernejestroj protestas pro tranĉoj en lernejaj buĝetoj (la registaro tamen pretendas, ke la nacia edukado-buĝeto altiĝis je pli ol 10 %). Mi rekomendis al mia najbarino, ke ŝia lernejo petu monon de la registaro por aĉeti tankon (por protekti kontraŭ – laŭ Blair – ĉiea ĉiama terorismo). Tiam, se la lernejo elspezus la monon ne pro tanko sed pro edukado, la deficito tuj fariĝus maldeficito: eblus tiel provizi unuaklasan edukadon al ĉiu lernanto.

Aprilo la 9a: atm. Estas tiuj, kiuj argumentas, ke en televida epoko tradiciaj gazetoj kun tradiciaj fotografaĵoj superfluas. Neniel. Hodiaŭ mi studis en la gazeto fotojn pri mortintoj kaj vunditoj en bagdada hospitalo. Mi jam vidis scenojn tiajn en la antaŭvespera televida novaĵelsendo: sed kamerao neniam ripozas, neniam haltas. Male fotilo. Vid-al-vide al foto la okulo estas devigata resti, devigata registri la hororojn, kiuj pli elokvente kondamnas ĉi tiun senmoralan militon ol mil manifestacioj. Jen patrino, ploranta super la kadavroj de du infanoj; jen knabo, ambaŭ brakoj forpafitaj; jen maljunulo – dolorego, nekompreno ĉizitaj en la vizaĝon – apud la sangaj restaĵoj de sia edzino. Ĉu pro tio la „liberigantoj” hieraŭ ekatakis ĵurnalistojn, mortigante du arabajn raportistojn kaj unu koalician?

Aprilo la 9a: ptm. Mi hontas: la posttagmezon mi pasigas algluita al televida ekrano. Falas (fakte: estas faligita de usonaj soldatoj) statuo de Sadam: trafa simbolo de la vanteco de la milito, ĉar la statuo estas kava – samkiel la arsenaloj (plenaj de armiloj pri amas-detruado, laŭ Bush kaj Blair) de la bagdada reĝimo. En la statuo nur varma aero – same el la buŝoj de tiuj, kiuj provas pravigi la militon surbaze de la minaco fare de Sadam kontraŭ la mondo. Kaj pro tio mortis miloj da irakaj civiluloj.

Aprilo la 11a. Post deliro, doloro. Malgraŭ – pro – la soldatoj regas anarĥio. Kiel en Basra antaŭ kelkaj tagoj, ankaŭ nun hospitaloj kaj, en urbo Mosul, muzeo estas disŝirataj de popolo senrimeda, sendirekta. Jen la komenco de teruro eventuale pli timiga ol la milito: la malpaco.

Aprilo la 12a. Ĉeftitolo en la urba gazeto: Adoptu soldaton! Virino kolektas monon, librojn, kompaktajn diskojn, ktp, por „niaj buboj en la dezerto”. Kial? Eĉ simpla soldato ricevas ne malbonan salajron; krome subvenciatan loĝadon, nutraĵon. Kaj soldatoj en la Persa Golfo simple plenumas sian devon samkiel flegistoj, aŭtoriparistoj aŭ busŝoforoj (kaj sendube busŝoforoj sabatvespere en Britio frontas al diversaj minacoj kaj danĝeroj). Kial neniam videblas ĉeftitolo: Adoptu busŝoforon!

Aprilo la 14a. Meze de marto nur 36 % de la brita popolo aprobis la militon. Nun, post milita venko (pri civila venko ne eblas paroli) aprobas ĝin 63 %. Efektive venkis registara propagando: dum hejmeniras la unuaj britaj soldatoj (feliĉe neniu parolas – ĝis nun – pri revenantaj „herooj”; tio supozeble sekvos), oni forgesas, ke en Basra, pri kiu almenaŭ teorie respondecas britoj, ankoraŭ mankas akvo kaj aliaj nepraĵoj. Krome krimado en „brita” Basra ne plu aktualas; male aktualas krimado en „usona” Bagdado, informo pri kiu estas ĉiuvespere dissendata en la hejmojn de milionoj da britoj. Do, se kolapsas Irako, ne kulpas britoj: estas usonanoj, kiuj pasive rigardas, dum irakanoj prirabas siajn muzeojn. Pro tio nun aprobas la (post)militon forgesema, trompata brita publiko.

Aprilo la 15a. Imponas la arĥitekturo de konstruaĵoj en irakaj urboj – oficejoj, hospitaloj, eĉ simplaj vendejoj okulfrapas pro (almenaŭ laŭ mi) avangarda beleco (ornamitaj fenestroj, muroj kun balkonetoj, k.s.). Se situus publikaj konstruaĵoj tiaj en britaj urboj, mi fierus. Kiam Usono kolonios Irakon, mi esperas, ke ĝi permesos al evidente talentaj irakaj arĥitektoj projekti la konstruaĵojn restarigotajn – eĉ se, kiel plej verŝajnas, ekskluzive usonaj firmaoj profitos de la rekonstruado.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Aprilo la 17a. Kalkuleblas aliaj „viktimoj” de la milito: streĉitaj rilatoj inter Britio kaj „partneroj” en la Eŭropa Unio signifas, ke britoj pli kaj pli turnas sin kontraŭ la eŭro. Ĉio ĉi signifas, ke la promesita brita referendumo pri la eŭro estos sendube prokrastita. Gratulon, Sadam (kie ajn vi estas): vi, helpata de Blair, sukcese torpedis almenaŭ en videbla estonto britan eŭro-aliĝon.

Aprilo la 18a. Granda triumfo! Usono arestas la fraton de Sadam! Do el 55 homoj sur la infanecaj usonaj ludkartoj montrantaj la plej „deziratajn” krimulojn en Irako, nun tri estas arestitaj. Tri! Intertempe Sadam – por tiel diri – binladenumis: t.e. senspure vaporiĝis. Ĉu ne almenaŭ unu el la celoj de la milito estis kapti Sadam-on?

Aprilo la 19a. Britaj deputitoj, eĉ tiuj, kiuj ŝakale subtenis la militon, nun postulas, ke Blair montru sian „pruvon” pri ĥemiaj kaj aliaj armiloj, kiu (almenaŭ laŭ Blair) pravigis la militon. Do kial plu kaŝi vian pruvon, s-ro Blair? Montru, por ke mi (kaj milionoj samkiel mi) humiliĝu, dirante: „Jes, s-ro Blair, vi pravis, kaj ni ne!”

Aprilo la 21a. Estas raportite hodiaŭ en la ĵurnalo, ke la sola ministerio en Bagdado ne detruita kaj eĉ protektata de usonaj trupoj dum la ĥaoso en la iraka ĉefurbo estas la ministerio pri nafto. Tamen, tamen ... laŭ Bush kaj Blair, la milito ne koncernis nafton. Se tiel, la luno konsistas el fromaĝo.

Aprilo la 23a. Triono de la senhejmuloj sur la stratoj de Britio estas eksarmeanoj; krome triono de la soldatoj, kiuj militis en Irako en 1991, suferas pro t.n. golfmilita sindromo (ne agnoskata de la brita registaro) konsistanta el laceco, kapdoloroj kaj diversaj psikaj perturboj. Jen kroma nevidebla kosto de milito.

Aprilo la 28a. Mi komencis mian taglibron la 28an de januaro. Mi prinotis kaj prikomentis antaŭ-, dum- kaj post-militajn fazojn de tiu ĉi hontinda periodo de la homa historio: nun, post precize kvaronjaro, sufiĉas. Klare, la post-milita fazo daŭras, daŭrados, kune kun la suferado rilate ĉiutagaĵojn kaj la necerteco rilate politikan kaj ekonomian stabilecon. Efektive, la plej grava fazo nun komenciĝas. Sed mi, el la komforto de mia okcident-eŭropa studĉambro, kun elektro, akvo kaj ronronanta kat-aro, ne kapablas, ne rajtas plu enmiksiĝi en aferoj de mi ne plu akre sentataj, ne plu emocie kunspertataj: miaj okuloj vualiĝis, miaj oreloj surdiĝis. Alivorte: ĝuste nun, kiam la iraka popolo helpon, konsilon, subtenon pleje bezonas, la ĵurnalistaro forportas siajn kameraojn kaj siajn radiotelefonojn, tiel ke Irako fariĝas nura piednoto en televidaj novaĵbultenoj, duonkolumna kromaĵo eĉ en „seriozaj” gazetoj. Pafado kaj tankoj interesas; parolado kaj traktadoj, ne. Antaŭ du-tri tagoj rikane, cinike anoncis la brita ĉefministro, Tony Blair, ke rekomenciĝas normalaj aferoj; alivorte ekde nun ricevos prioritaton (neglektata) en-, ne ekster-landa politiko. Irakanoj, mi kompatas vin: dum revenas al ni normaleco, al vi nenio normalas; anstataŭe forturniĝas la mondo, tiel ke viaj novaj mastroj kaprice, laŭvole, memserve kaj super ĉio nevidate determinos vian sorton. Do MONATO-okuloj kaj -oreloj en Irako aŭ la proksima regiono vidu kaj aŭskultu, kie mi ne kapablas, kaj raportu rekte pri tieaj cirkonstancoj.

Resume, do, post tri monatoj da observado mi restas konvinkita, ke

1. la milito lezis internacian leĝaron kaj tiel starigis danĝeran precedencon;

2. la milito-pretekstoj plu montriĝas senbazaj (jes, Sadam estis diktatoro sed ankoraŭ restas dekoj da en la mondo apogataj de okcidentaj ŝtatoj, kiel iam Sadam; ne estas pruvite, ke Sadam posedis t.n. armilojn por amas-detruado; la multe diskutita uzado de ĥemiaj kontraŭ-atakiloj ne okazis): la lupo montriĝis ŝafido;

3. la milito-celoj ankoraŭ ne estas realigitaj (vivo-kondiĉoj de ordinaraj irakanoj ne estas pli bonaj ol antaŭ tri monatoj – eĉ male, ĉar daŭre mankas akvo, elektro, bazaj medikamentoj kaj nutraĵoj; ankoraŭ tro fruas por paroli pri libereco, ĉar interŝanĝita estas opresa Sadam-reĝimo kontraŭ opresa militista reĝimo; krome Sadam mem restas libera);

4. la milito damaĝis rilatojn inter la landoj de Eŭropo, inter Eŭropo kaj Usono, inter arabaj landoj kaj la cetera mondo; krome la reputacio de Usono en la mondo (ankaŭ tiu de Britio) multe suferis;

5. entute la milito, kiu frakasis milojn da vivoj, voradis miliardojn da eŭroj, prezentas tro grandan homan, socian, politikan kaj ekonomian perdon por esti konsiderata sukceso; la sola pluseto (forigo de nur unu el multaj diktatoroj) minusiĝas kontraste al la detruado, la malŝparo de homaj kaj aliaj rimedoj, la necerteco pri politika kaj socia strukturo de Irako. Jen kio okazas, kiam diplomatio kaj paco cedas al venĝo kaj milito.

Paul GUBBINS

Nutraĵo por Irako

Kelkaj kunlaborantoj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) decidis partopreni en la kolektado de mono por nutropakaĵoj por Irako. Ili estos transportitaj al la regionoj, kie la bezono estas plej granda en kunlaboro kun la Tutmonda Nutriga Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu liveros la manĝo-pakaĵojn.

Kiu volas helpi forigi la malsaton inter la loĝantoj de Irako, povas pagi iun ajn sumon al Flandra Esperanto-Ligo, kiu peras (Pri pagvojoj al FEL rigardu en www.esperanto.be/fel/fin/kielpag.hphp). Kontraŭ ĉiu eŭro ricevita unu kompleta manĝo estos donacita. Unu pakaĵo konsistas el vegetara manĝo kun aldono de 25 vivnecesaj elementoj, kiel vitaminoj kaj mineraloj. Volontulo de FEL zorgos pri tio, ke la ekspedo okazu al la bezonantaj personoj. Al via pago bv. klare aldoni „nutraĵo por Irako”.


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ne nepre benu, sed nepre ne ataku

Mi dankas la legantojn pro la atento kaj la konstruaj reagoj (Dio, benu Usonon!, (2), (3), (4), (5), MONATO 2003/2, p. 7, 2003/3, p. 7, 2003/4, p. 7), el kiuj evidentiĝis certa miskompreno. Ĝin kaŭzis ŝanĝo de la origina titolo, farita sen sciigi min. Preninte la linion „Dio, benu Usonon!” (patriota kanto) el la lasta alineo de la eseo (la alineo rilata al mia persona sperto), la redakcio faris el ĝi la titolon. Bedaŭrinde tio konfuzis la legantojn: kun la ŝanĝita titolo la eseo aspektis kvazaŭ postulo, ke la tuta mondo benu Usonon. Envere la titolo estis „Usono atakata”, kies ĉefa mesaĝo do estis pli modera: ne ataku, precipe milite.

Jes, mi estas patrioto (kio tute ne egalas al „naciismemo”, s-ro Durandard), sed ne tiom „blinda”, ke mi alvokus ĉiujn alilandanojn „beni Usonon” eĉ unufoje en unu artikolo. Malgraŭ peto de s-ro Durandard, mi nepre devas nei lian aserton, ke CNN estas ŝtata por-registara kompanio (tiaj en Usono ne ekzistas). Male, CNN estas pli konata kiel kontraŭ-ŝtata pro sia absurda maldekstreco, „duoblaj normoj” kaj eĉ duoblaj versioj de la programoj: por Usono kaj por alilandanoj. Do, mi certigas s-ron Durandard, ke neniel mia eseo spegulas la poziciojn de CNN aŭ BBC, brita radiofonia kompanio, kiujn li kaj mi ambaŭ malrespektas (sed pro malaj kaŭzoj).

Aleksandro GOFEN
Usono

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Memore al Gilbert Ledon

Kiam mi ricevis la februaran numeron de MONATO, mi legis artikolon de Gilbert Ledon kaj mi eĉ pensis sendi leteron reage al la citita artikolo. Ledon ja ĉiam estis anarkiisto kaj liaj vidpunktoj (kelkfoje radikalaj) ne ĉiam plaĉis al mi, povra neanarkiisto ... Kiam mi ricevis la martan numeron de MONATO (El mia vidpunkto, paĝo 8), mi ja trovis legindan kaj inteligente verkitan artikolon de nia brazila (malgraŭ tio ke li naskiĝis en Francio, li delonge loĝis en Brazilo) samideano, kun kio mi tute akordis. Sed, por mia malĝojo, mi sciis ke mi ne plu legos liajn artikolojn, ĉar aŭtomobilakcidento mortigis lin ... Bedaŭrinde mi iom malfrue malkovris la gravecon de Ledon kaj ties verkoj. Certe la brazila Esperanto-movado, eble la tutmonda Esperanto-movado, kaj sendube mi mem havos mankon de la ledona verkstilo ...

Claudinei RIBEIRO
Brazilo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Patentoj

Komence de marto – post jaroj da negocado – eŭropaj instancoj decidis pri enkonduko de la Komunuma Patento de EU-membroŝtatoj laŭ etapoj ĝis plej malfrue 2010 por malplialtigi koston de patentoj je internacia nivelo – interalie per ŝparo je tradukado, plimalaltigante la nombron de devigaj lingvoj – kaj por fortigi la internan merkaton kaj la eŭropan ekonomion. Delonge kelkaj lingvoj en la eŭropa patenta sistemo estas pli „samrangaj” ol la aliaj: la oficialaj estis la angla, franca kaj germana.

„Fakte la tuta lingva situacio estas iomete komplika,” klarigas Filip Berizzi, estro de franca tradukkompanio LinguaForce, „ĉar granda parto de laboro ĉe mia tradukkompanio konsistas el tradukado de patentoj. Ĉiu patento entenas du partojn : postulojn kaj priskribon,” klarigas Berizzi, „la postuloj enkondukas la patenton, kaj la priskribo ĝin priskribas. Priskribo ekzistas nur por la ‚sukcesaj’ patentoj. Ĝenerale, la postuloj estas malpli longaj ol la priskribo (ĝis eble dekone).” La grandaj ŝtatoj pledis ke oni limigu la devigajn tradukojn al la postuloj (mallongaj) kaj traduku la priskribojn (longajn) nur en maloftaj kazoj. La fina decido nun antaŭvidas ke nur la tripaĝaj postuloj devas esti tradukataj plej malfrue post du jaroj al ĉiuj EU-lingvoj.

„Kompreneble, tio estas katastrofo por la tradukistoj de patentoj, almenaŭ en Francio kaj Germanio,” emociiĝas la tradukisto Berizzi, „fakte, kelkaj teknikaj tradukistoj tradukas nur patentojn, kaj por ili, ŝanĝo de la sistemo signifas profesian vivfinon.”

Efektive la lingva sistemo ĉe la patentoj pli komplikas ol oni unue supozas: Ekzemple oni bone komprenu la diferencon inter la du jenaj frazoj:

– „traduki al la tri lingvoj: angla, franca kaj germana”

– „traduki al unu el la tri lingvoj: angla, franca kaj germana”

„La granda diferenco estas en la vortoj ‚UNU EL’, kiuj jam nun kaj supozeble ankoraŭ pli en la estonteco igos iom post iom ke patentoj estos nur ĉiam en la sama lingvo, la angla,” opinias Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

„Eĉ nia antaŭa franca registaro subtenis tiun celaron”, diras Berizzi, „mi opinias, ke kelkaj niaj politikistoj ne tro helpas defendi sian lingvon. Nia lobio de tradukistoj klopodis bremsi la aferon, kontraŭe la lobio de grandaj kompaniestroj klopodis rapidigi ĝin.”

De pluraj jaroj reprezentantoj de APROBI (Profesiuloj pri tradukado de patentoj), kiu defendas multlingvecon por patentoj – jam pro propra intereso – renkontis lobicele diversajn francajn deputitojn aŭ burokratojn. Tamen la politika reago estis negativa, ĉar la registaro subtenas la regularon por la nova Komununa Patento. „Funebra situacio ankaŭ por la scienca franca lingvo, kiu ricevis frapon sur la kapon, kiun ni esperu ne definitiva por ĝia bonfarto,” opinias Corsetti.

Francio estas efektive nur ekzemplo, la lingva problemo ĉirkaŭ la eŭropa patento koncernas ankaŭ la trian lingvon uzeblan por la patento, nome la germanan lingvon (por ne paroli pri la aliaj jam duarangaj lingvoj). Unu el la daŭraj celoj estis malaltigi la prezon de internacia patento. Interalie, limigante la nombron de lingvoj, sekve de tradukoj. La Eŭropa Komisiono kalkulas, ke la patentproceduro kostas en EU-ŝtatoj ĉirkaŭ 50 000 eŭrojn. Tio estas kvinoblo de la kostoj en Usono aŭ Japanio. Germana ministro Clement sekve konstatis: „La tradukoj en ĉiujn EU-lingvojn estas por la ekonomio tro multekosta kaj daŭras tro longe.” La Komunuma Patento laŭ la subtenantoj de lingva malpliigo duonigus la kostojn. „Tio estas definitive malvera. Mi ne konas la ekzaktan proporcion, sed estus fakte 25 % aŭ malpli. Tial, se la eŭropa patento kostos duone, aritmetike evidentas ke la plejparto de la ŝparo fakte ne situas je tradukoj,” kontraŭargumentas Berizzi.

La eŭropa patento estas de jaroj ankaŭ akra batalkampo en la parlamentoj. Logike plej multe protestas parlamentanoj el tiuj landoj, kies lingvo ne estas inter la tri privilegiitaj. Ekzemple itala parlamentano Gerardo Bianco demandis sian registaron, kial la „itala lingvo, malgraŭ tio ke Italio estas unu el la fondoŝtatoj de Eŭropa Unio, estis eligita”.

Pluraj deputitoj de la Eŭropa Parlamento starigis similsonajn demandojn al la Konsilio kaj al la Komisiono por ekscii la motivon por malelekti lingvojn en la patentproceduro. La flandra verdulo Bart Staes [stas] demandis krome: „ĉu la aktuala propono por la lingvoreguligo ĉe la Komunuma Patento estas akordigebla kun la principo de nediskriminacio de la komunumaj lingvoj?” La Komisiono kaj la Konsilio en siaj respondoj kompreneble emfazis la gravecon de lingva diverseco, sed ne klare esprimis sian senkondiĉan subtenon al lingva plurismo. La komisionano Bolkestein respondis ekzemple: „La Komunuma Patento devas esti efika kaj fleksebla instrumento, kiun la entreprenoj povas akiri je pageblaj prezoj, samtempe ĝi devas respekti la bazajn principojn de jura sekureco kaj de nediskriminacio inter la membroŝtatoj kaj certigi altan kvalitonivelon.” Ambaŭ institucioj krome substrekis en sia respondo, ke la eŭropa patentagentejo ne estas organo de Eŭropa Unio, sed pure interŝtata organizo, kiu sekve ankaŭ ne havas la saman lingvan reĝimon kiel EU.

Sed temas ne nur pri la lingva problemo. Ankaŭ la individua dimensio rolas: „Kiam tradukistoj diris al altranga teknokrato ke centoj, eble miloj, da teknikaj tradukistoj perdos sian laboron, tiu ĉi duonkonfesis ke li ne konsciis pri tio antaŭ tiu momento,” rimarkigas Berizzi. Corsetti konstatas: „Politikistoj per tiu decido faris alian paŝon por perdi teknikan kaj sciencan kapablon kaj ĝin transdoni al Usono.”

Sed kiun rolon Esperanto povas ludi en tiu kampo? „Estas vere tre malfacile enkonduki Esperanton en patentosistemon, ĉar kutime patentoj baziĝas sur tre teknikaj fakaj tekstoj kaj kompreneble mankas multe da vortprovizo en Esperanto. Verdire, mi preskaŭ certas ke jam mankas la vortprovizo en plejparto de naciaj lingvoj, kaj ke kutime oni uzas ĉu la anglan, ĉu elangligitaĵon. Proponi Esperanton signifus samtempe krei gigantan terminaron en Esperanto,” opinias franca spertulo pri patentoj. La supozata terminologia manko de Esperanto tamen ankaŭ validas por naciaj lingvoj. Ekzemple oficisto de la sveda terminologia centro diris, ke ĝia centro ne petis (en oficiala opinio al la registaro) ke Svedio insistu pri traduko de patentoj svedlingven, ĉar la terminologio ne ekzistis en multaj terenoj kaj pro tio ke la tradukoj ne estis tiom bonaj.

Kiel respondas UEA al tiuj pesimismaj opinioj kaj al la lingva dilemo ĉe la patentsistemo? Mi ne hezitas proponi Esperanton kiel neŭtralan solvon. Mi povus imagi almenaŭ aldoni Esperanton kiel kvaran lingvon krom la tri grandaj. La internacia lingvo servu kiel anstataŭanto por la malgrandaj naciaj lingvoj. Ĝia facileco kaj terminologia klareco povas helpi ŝpari kostojn kaj ankaŭ atentas pri la samrajteco de lingvoj! Sed la fina celo estas, ke ĉiuj, grandaj aŭ malgrandaj, estu samrajtaj kaj povu aŭ ne povu uzi sian gepatran lingvon.

Marko Naoki LINS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Per edukado por edukado

Inter la homaj rajtoj, kiujn deklaris Unuiĝintaj Nacioj (UN) la 10an de decembro 1948, troviĝas artikolo 26: „(1) Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga ... (2) Edukado celu plenan disvolvon de la homa personeco ...”.

Tiu rajto validas en preskaŭ ĉiuj landoj – almenaŭ teorie. Tamen laŭ la Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) 115 milionoj da infanoj ne frekventas lernejon kaj 862 milionoj da plenkreskuloj povas nek skribi nek legi nek fari simplajn kalkulojn. Tio superas la nombron de malsatuloj en la mondo (laŭ Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN: 826 milionoj). Nature: nutraĵo estas pli vivnecesa ol edukiĝo. Tamen senkleraj homoj povas nur malbone kaj rande partopreni socian vivon: ili ne povas defendi siajn rajtojn kaj plej ofte restas en senelira malriĉo.

Analfabetoj

Du trionoj de la analfabetoj estas virinoj. Altaj kostoj, manko de mono, longa vojo al fora lernejo, ofte ankaŭ religio kaj tradiciaj kutimoj alkatenas virinojn al la domo kaj malhelpas edukadon laŭ la promeso de la homaj rajtoj. En 2000 UN-membroj decidis, ke ekde 2005 la knabinoj havu la samajn ŝancojn ĝui lernejan edukiĝon kiel la knaboj. Ĝis 2015 oni intencas duonigi la nombron de analfabetoj.

Por atentigi pri tiu ĉi mondvasta problemo, la organizaĵo Tutmonda Kampanjo por Edukado kaj Klerigado aranĝis la plej grandan lecionon samtempe okazantan. Komence de aprilo tra la mondo lernantoj partoprenis rekordan lecionon ĉie saman pri manko de edukado kaj klerigado.

Superleciono

En lernejo rande de la sud-germana urbo Augsburg, ekzemple, instruistoj aranĝis superlecionon por 300 partoprenantoj. Kiel instruiston ili „dungis” altrangan membron de la magistrato respondecan pri edukado kaj klerigado. En alia lernejo la lernantoj restis en la klasoj, sed precize je la 10a horo la instruistoj interrompis la laŭplanajn lecionojn, ŝanĝis la temon kaj okazigis la mondskalan rekord-lecionon.

Kalkulataj nun estas precizaj ciferoj: oni jam scias, tamen, ke la leciono atingis rekordon. Sole en Germanio lernejoj partoprenigis 36 000 lernantojn. Tra la mondo en 108 landoj samtempe partoprenis la lecionon 1,3 milionoj.

IPFELKOFER Jomo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Propagando danĝera

Ni ankoraŭ ne scias, kiom danĝera vere estas la nova grava malsano „netipa pneŭmonio”, konata de nur kelkaj monatoj ankaŭ sub la siglo „sarso” (Sever-Akuta Respira Sindromo). Monda Organizaĵo pri Sano jam plurfoje devis korekti indikojn, statistikojn kaj prognozojn pri sarso, kiu povus fariĝi simila plago kia estis (kaj ankoraŭ estas, en vastaj partoj de l' mondo) aidoso. Kontraste al ĝi, kies viruso dum longa tempo, eĉ multaj jaroj, povas ripozi en infektita korpo ĝis homo severe malsaniĝas kaj mortas, la sarso-viruso evidente efikas multe pli rapide. Sole en Ĉinio ĝis mezo de majo mortis jam preskaŭ 300 homoj, pli ol 5000 suferas pro netipa pneŭmonio.

Rapida disvastiĝo

Certe, sarso ankoraŭ ne atingis la dimension de aidoso, tamen paraleloj al tiu alia „moderna pesto” estas frapaj: Ambaŭ malsanoj disvastiĝis fulmrapide pro tutmondiĝo de pasaĝer-trafiko (precipe avia), tiel ke unu sola malsanulo infektis en kanada urbo Toronto centojn da homoj, ene de nur kelkaj semajnoj mortis 16 homoj. Dua paralelo estas, ke medicinistoj staras vid-al-vide al tute nova fenomeno kaj senspire serĉas kaŭzojn de la pulm-malsano por eble trovi kurac-metodon, kaj neniu scias, kiam eble oni havos rimedojn protektajn kaj medikamentojn. Dume oni devas kateni infektitojn en kvaranteno kaj ankoraŭ ne povas tute certe diagnozi; timigitaj kunhomoj provas protekti sin per probable ne-efikaj buŝ-nazaj masketoj.

Sed eble plej frapa paralelo al aidoso estas, ke ankaŭ pri sarso oni komence provis silenti, mensogi, kamufli, trompi. Tion precipe praktikis ĉinaj instancoj, kvankam supozeble en tiu lando troviĝas fonto de netipa pneŭmonio. La komunisma reĝimo, kiel dum tempo de Stalino kaj Maŭ Zedong, timis la veron kaj preferis propagandon. Kio ne plaĉas al la reĝimo, simple ne devas esti – ne devas esti sciigata. Tamen, ankaŭ sekve de tutmondiĝo, kaŝado de faktoj hodiaŭ ne plu estas tiom simpla kiom dum glora komunisma pasinteco. Kiam la nova registaro sub partiestro Hu Jintao ekkonis, ke ne plu eblas kaŝi la veron, li maldungis la ministron pri sano kaj promesis honestan informadon.

Falsa heroeco

Kion ni tamen vidas, estas nova maniero de propagando: La heroa reĝimo kun heroaj civitanoj heroe batalas kontraŭ la malsano – Hu parolis pri „popolmilito” kontraŭ sarso. Ĉu li vere kredas, ke tiel Ĉinio povos reakiri la perditan kredindecon? Anstataŭ finfine reformi sian informan kaj komunikan politikon, Pekino provas trompi mondvastan publikon pri la veraj problemoj de la lando. Tio forte memorigas pri kelkaj reĝimoj en Afriko, kie ekaperis aidoso, kiuj ĝis hodiaŭ simple neas ekziston de la imun-malsano kaj rifuzas doni medikamentojn al siaj civitanoj.

Tamen, ne decas nur montri per akuzaj fingroj al Azio aŭ Afriko pro tia kaŝemo. Ne multe alimaniere agis kaj reagis la sovetia reĝimo post la terura nuklea katastrofo de Ĉernobilo kaj eĉ okcidentaj, demokrataj registaroj en kompareblaj okazoj. Rememoru nur, kiom longe la registaro en Londono provis nei la problemon de bovofrenezo, kvankam jam miloj da bestoj estis infektitaj kaj la malsano atingis aliajn landojn. Pro timo perdi ekonomian profiton, registoj preferas mensogi anstataŭ tuj informi ĉiujn pri riskoj kaj danĝeroj. Se al fakuloj mankas veraj kaj detalaj informoj, ili ne povas rapide reagi, kaj tiel perdas valoran tempon por eventuale redukti disvastiĝon de antaŭe nekonata malsano.

La aktuala kazo de sarso, krom ĉiuj aliaj malbonaĵoj, estas granda malsukceso por Ĉinio, kiu perdis reputacion kaj kredindecon. Pri tio ne kulpas sarso, sed la reĝimo mem, kiu montriĝis ankoraŭ nekapabla por veraj reformoj. Jam Pekino sentas koncernajn efikojn pro nuligitaj kongresoj kaj konferencoj, prokrastitaj negocoj kaj investoj de eksterlandanoj. Sovetio (nun Rusio) iom post iom lernis post la katastrofo de Ĉernobilo; eble ankaŭ Ĉinio nun iom post iom lernos el eraroj de propagandaj stultaĵoj. Estus pli heroe, tuj informi popolon kaj mondon pri tiom danĝera malsano.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ŝtopiĝo

En la aprila numero ĉi-loke mi skribis pri aŭtoroj, menciante ke neniam ni havis problemojn pro manko de verkantoj, kaj ke sekve fojfoje aŭtoroj vane atendas aperigon de propraj artikoloj. Kion mi ne menciis eksplicite, estas ke kontraste al aliaj revuoj, kies redaktoroj ofte vane alvokas verki, nia problemo estas mala: tro abundas artikoloj. Foje tio kondukas al vera dilemo por ĉiuj, kiuj laboras por kaj pri nia magazino. Nun enpaĝigistoj sidas antaŭ longa vico da tekstoj, fakte ili troviĝas en ŝtopiĝo simila al tiu de grandurbaj trafik-kulminoj matenaj kaj vesperaj. Nekredeble, sed jam en majo ni disponis pri tiom da artikoloj, ke ili sufiĉas por ĉiuj ankoraŭ aperontaj numeroj de tiu ĉi jaro! Certe, multaj el ili ne estas tiom aktualaj, ke ni tuj devas aperigi ilin. Pro la aktualaj, kompreneble, aliaj tekstoj ofte devas esti prokrastataj. Nepre, ekzemple, milita taglibro de Paul Gubbins havas prioritaton kaj tiel eble forrabas spacon, kiu estus je dispono por (sendube ankaŭ interesa) artikolo pri lingvo de eta etno. Ĝi, tamen, estos interesa ankoraŭ en decembro – la (intertempe fermita) taglibro ne plu.

Kion fari? Ni povus donaci artikolojn el nia stoko al aliaj revuoj, kiuj plendas pri manko de materialo, sed tiuokaze vi ne povus legi artikolojn destinitajn ĝuste por vi. Do malbona ideo. Ni povus eldoni kajeron kun pli multaj paĝoj, sed tiuokaze vi devus pagi multe pli altan abonprezon, kion ne permesas la nun ĝenerala ekonomia krizo. Do ankaŭ malbona ideo. Ni povus peti niajn aŭtorojn verki malpli multe. Sed tiuokaze eble neniam estos verkata urĝe bezonata artikolo pri grava temo. Do ankaŭ tiu ĉi ideo por eliri la dilemon estas malbona. Ni povus peti, ke oni verku multe pli koncize. Sed ne ĉiun temon oni povas prezenti per nur dek linioj. Ni povus presigi ĉiujn tekstojn per tute etaj literoj kaj tiel paki multe pli da enhavo sur ĉiun paĝon. Sed tiuokaze ni devus donaci al ĉiu el vi fortan lupeon, kaj tio superas niajn financojn. Do ankaŭ ne tro bona ideo. Mi simple ne scias taŭgan vojon el tiu ĉi sakstrato plenŝtopita. Eble vi havas genian ideon, kiel solvi la problemon?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Misinforma komento

Armando Zecchin (MONATO 2003/3, p. 7) komentas nur unu frazon de mia eseo, tiun, kie temas pri Israelo, sed misinformas la legantojn li, ne mi. Israelo nenion aneksis de Palestino, ĉar tiu ŝtato simple neniam ekzistis. La disputataj teritorioj (la okcidenta bordo kaj Gazao) estis aneksitaj de Jordanio kaj Egiptio en 1950, kio daŭris ĝis 1967 (antaŭe la teritorioj estis sub brita protektorato, pli antaŭe parto de la otomana imperio). Dum tiuj 17 jaroj neniu eĉ menciis pri suverena ŝtato Palestino por araba etno, kiu estis 70 % de Jordanio. Nek estis eĉ unu israela kolonia vilaĝo tie tiutempe: la najbaraj arabaj landoj malamis Israelon pro ĝia nura ekzisto.

Do en 1967 ili ekmilitis duan fojon por neniigi Israelon, kaj duan fojon estis venkitaj, rezulte de kio Israelo okupis iujn partojn de la atakintaj landoj inkluzive la du menciitajn teritoriojn de Jordanio kaj Egiptio. Anstataŭ definitive aneksi ilin kiel venkinto, Israelo en la sama jaro proponis redoni tiujn teritoriojn al Jordanio kaj Egiptio kiel parto de pactraktato. Tamen ilia respondo estis la fifamaj tri „ne”: neniu paco, neniu intertraktado, neniu rekono. Dum posta pli sukcesa intertraktado, Egiptio ne repostulis Gazaon en 1979, kaj la reĝo de Jordanio rezignis pri la okcidenta bordo en 1988. Per tio do la formala flanko pri la teritorioj devus esti fermita.

La najbaraj islam-landoj ankoraŭfoje ekmilitis, kaj denove fiaskis. Sed eĉ tiam Israelo ne aneksis la du teritoriojn. Ĝi konstruis novajn vilaĝojn por siaj civitanoj, sed neniun prirabante, kiel asertas Zecchin. Fakte en 2000 la ĉefministro Barak pretis cedi 98 % de la disputataj teritorioj por la suverena palestina ŝtato, sed la koruptita loka aŭtoritato de la teritorioj (PLO) gvidata de Arafat rezignis la senprecedence malavaran proponon. (PLO estas terorista organizaĵo siatempe elpelita el Jordanio, Egiptio kaj Libano kaj enigita en la teritoriojn.) Responde ili startigis novan (nekonvencian) teroristan militon, okaziginte jam pli ol 16 800 teroragojn, el kiuj pli ol 120 estis eksplodoj murdintaj dekojn kaj kripligintaj centojn da civitanoj: sume 759 murditoj, 5246 kripligitoj.

La terorismo sur la teritorioj estas nur parto de la granda bildo, kaj ekzistas bonaj fontoj, kiuj eksplikas tion (ekzemple verkoj de Daniel Pipes [denjel pajps], usona fakulo pri Mez-Oriento, ĵurnalisto). Por italaj legantoj speciale interesa devas esti brila ĵurnalistino kaj aŭtorino de libroj kaj artikoloj Oriana Fallaci. Ŝi posedas klarvidon, „furiozon” kaj „fieron” pri la eŭropa civilizacio, kiu ve, mankas al multaj eŭropanoj.

Aleksandro GOFEN
Usono

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Amo-proceso

Francesko Zefi, 28-jara, akuzita pro finegocado de heroino, edziĝis dum sia proceso en la juĝejo de Shkoder (Norda Albanio). La amatino, Mimoza, 20-jara fraŭlino, eniris la juĝejon kaj, post iom da hezitado flanke de la juĝistaro, akiris permeson por aranĝi la geedziĝajn formalaĵojn. Du policistoj volontulis fariĝi atestantoj kaj oni plenumis ĉiujn paŝojn de la geedziga proceduro. Fine Francesko kaj Mimoza deklariĝis kiel geedzoj kaj la tuta ĉeestantaro, prokuroroj, juĝistoj kaj policistoj, partoprenis ĝeneralan ĝojon kaj manĝis lokumojn (lokan dolĉaĵon) honore al la nova paro.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Trafiko aŭtovoja

Se propraokule ili ne estus vidintaj la scenon, la atestintoj apenaŭ estus kredintaj – sed jen meze de la aŭtovojo Korçe-Pogradec (orienta Albanio), ĉe la vojkruciĝo de Plloçe, el veturilo eliris tute nuda paro, kiu kuŝiĝis sur la asfalto kaj arde ekseksumis. Nek unu nek la alia ĝeniĝis pro la ĉirkaŭ 60 aŭtoj kaj ties ŝoforoj, kiuj haltis pro la nekutima spektaklo. Post kelkaj minutoj la paro ekstaris kaj, interkisiĝante, eniris sian veturilon kaj daŭrigis sian vojaĝon.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La Unio bone vendiĝas ...

Litovio estis la kvara lando el kandidatoj por la Eŭropa Unio (EU), kiu demandis la popolon, ĉu indas aliĝi al EU. La referendumo okazis dum du tagoj en majo. Post prezidanto-elekto komence de la jaro, kiam balotis nur ĉirkaŭ 52 % de la rajtigitoj, la litovaj estroj timis, ke mankos intereso inter la litovoj.

La unua tago multe deprimis ĉiujn, kiuj senlace gvidis Litovion al EU. Fine de la unua tago balotis nur 31 %. La litova prezidanto, Rolandas Paksas, aperis en televido por inviti la popolon sin esprimi. Krome, la granda litova superbazaro VP Market ekaktivis: al ĉiu, kiu voĉdonis, ĝi promesis specialan glumarkon kun devizo „Mi jam voĉdonis”: kontraŭ la glumarko eblis akiri varojn kontraŭ nur unu cendo. Poste la kompaniestro informis, ke pro la kampanjo la superbazaro perdis ĉirkaŭ unu milionon da lidoj (290 000 eŭrojn) – sed ĉ. 300 000 personoj akceptis la oferton.

Fiaskosupozoj ekvaporiĝis nur meze de la dua tago: fine evidentiĝis, ke partoprenis la referendumon iom pli ol 63 %, el kiuj pli ol 91 % jesis por Eŭropo.

La referendumo sekvis longan varbadkampanjon, dum kiu i.a parlamento de litovaj gelernantoj organizis lernejan referendumon. Partoprenis 70 % de la lernejanoj, el kiuj pli ol 80 % favoris aliĝon al EU. Krome okazis koncerto „Por Litovio” sur la katedrala placo de Vilnius, en kiu partoprenis konataj grupoj kaj kantistoj.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Entreprenistoj kontraŭ netipa pneŭmonio

Litovaj entreprenistoj inventis novan instalaĵon, kiu, laŭ ilia opinio, helpos al ĉinoj efike batali kontraŭ la danĝera malsano netipa pneŭmonio (sarso). La entrepreno Metromeda el la urbo Kaunas konstruis tute novan aparaton por desinfektado de ejoj – unu el la plej efikaj rimedoj por prevento de la malsano.

Pri la al eta kanono simila aerosola generatoro Ciklon 1 jam eksciis ĉinoj kaj petis detalajn informojn pri ĝiaj uzo, prezo kaj produktebloj. Kelkaj rusaj entreprenoj akiris aparatojn kaj intencas ilin uzi por batalo kontraŭ eventuala alveno de la pneŭmonio.

La konstruantoj asertas, ke unu aerosola generatoro kapablas desinfekti ejon grandan je 100 000 kvadrataj metroj. Tial ĝi tre taŭgas por flughavenoj, fervojaj stacidomoj kaj grandegaj vendejoj.

Ĝis kiam oni inventos efikan kuracilon kontraŭ sarso, aerosola desinfektado restas unu el la plej efikaj rimedoj, ĉar tiamaniere elŝprucigita likvaĵo atingas eĉ tiujn mikrobojn, kiuj kaŝiĝas sur la plafono.

Samtempe spertuloj de Metromeda inventis ankaŭ efikan desinfektlikvaĵon, sendanĝeran por la homo. La produktadon ili intencas baldaŭ komenci.

Entreprenistoj el Kaunas multon esperas de tiu nova aparato. Ja kompare kun similaj aparatoj produktitaj en okcidentaj landoj la litova produkto estas multe malpli kosta. Desinfekta likvaĵo kompare kun tia produkto farita en Britio kostos eĉ 24oble malpli. Ĉi-momente la sola problemo por la litovoj estas, ke ili kapablas fari nur 50 tiajn aparatojn monate.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Mondo alia

Paul Gubbins fermis sian taglibron pri la milito en Irako, kaj ankaŭ aliaj transiris al ordinaraj aferoj. Por amas-komunikiloj Irako ne plu estas grava temo, ne plu aperas bildoj de soldatoj kaj tankoj, de batal-avioj kaj bombofumo. Jen kaj jen oni raportas, ke ankoraŭ irakanoj vivas malkomforte, sed la ceteran mondon ne vere interesas ilia sorto. Diplomatoj ne plu diskutas, ĉu la milito estis pravigebla, sed provas repacigi Usonon kun kritikintaj registaroj, kiuj kontraŭis tiun militon. Manifestaciintoj, kiuj antaŭ kaj dum la milito amase protestis sur stratoj kaj placoj tutmonde, mutiĝis. Dume la usona ministro pri defendo – nerimarkite de la cetera mondo – planas konstrui novan, etan atombombon, kio laŭ la konvencioj estas malpermesata.

Sed, kiel Gubbins demonstris en siaj konkludoj fine de la taglibro, ankaŭ la Irak-milito estis malpermesita laŭ la konvencioj. Tamen oni ne plu parolas pri tio, ke neniu el la asertitaj pravigoj estas pruvebla, precipe ne la du ĉefaj asertoj, ke Irako posedas amas-detruajn batalilojn, kaj ke Sadam estis terorista frato de Osama bin Laden. Sed tutcerte neniu membro de la usona registaro devos aperi kiel milit-krimulo antaŭ monda aŭ alia tribunalo. Jam en El mia vidpunkto de septembro 2001 pri „La ekstrem-potenco” mi konkludis: „Ni aliaj povas priplori la situacion, sed ĝi estas tia: la sola ekstrem-potenco povas agi tute laŭ propra bontrovo kaj kontraŭ la interesoj de l' tuta cetera mondo. Ĉu plaĉas al ni aŭ ne, ni revenis al epoko, dum kiu la plej forta havas ĉiujn rajtojn.” Tion mi verkis mallonge antaŭ la terura atenco de 11a de septembro en Novjorko kaj Vaŝingtono. Tiam mi ne imagis, kiom draste Usono pravigos miajn analizon kaj prognozon per Irak-milito. Kiel ajn, la mondo post tiu ĉi evento estas tute alia. Ni perdis plurajn valorojn, ni perdis moralon, ni ĉiuj malvenkis en la batalo por paco, justeco kaj demokratio.

Cetere, por ke ankaŭ mi revenu al ordinaraj aferoj: Kiel anoncite, tiu ĉi numero estas duobla. Ni esperas tiel, interalie, rekapti nian aper-ritmon. Al tiuj, kiuj ferias dum norda somero, mi deziras tagojn pli agrablajn, ol havas homoj en Irako.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Marŝo de vivantoj

La 27an de nisano, laŭ la hebrea kalendaro, (2003-04-29) estis organizita laŭvica Marŝo de vivantoj en iama nazia koncentrejo konata en la tuta mondo kiel Auschwitz [aŭŝvic]. En tiu marŝo partoprenis ĉirkaŭ 2,5 miloj da poloj kaj judoj, inter ili la ŝtatprezidantoj de Israelo kaj de Pollando. La saman tagon mi denove tralegis la artikolon Jubileo hontinda publikigitan en la marta numero de MONATO, en kiu Josef Maria Ipfelkofer priskribis la historion de koncentrejoj en diversaj landoj, kiel ekzemple en Kubo, Sud-Afriko, Sovetio, Nazi-Germanio kaj Ĉilio. Oni povus ankoraŭ aldoni Kamboĝon. Tamen ne gravas pleje la preciza nombro de ŝtatoj en kiuj oni organizis koncentrejojn. Tre bone, ke tiu teksto estas aperigita, tamen dankante al estimata aŭtoro oni volus iomgrade plivastigi la tekston per aldonaĵoj ŝajne gravaj por la temo koncentrejoj.

Do, en KL (Konzentrationslager, koncentrejo) Auschwitz, en la urbo Oświęcin [oŝviencin] okupita de nazioj estis realigita la tiel nomata Generalplan Ost (ĝenerala plano oriento) laŭ kiu oni planis neniigi 50 milionojn da homoj: judojn, polojn, rusojn, romaojn kaj aliajn, ne nur eŭropanojn. La hitlera plano Generalplan Ost estis ellaborita kelkajn jarojn antaŭ la komenco de la 2a mondmilito, do antaŭ la 1a de septembro 1939. La travivintaj atestantoj de la 2a mondmilito, membroj de tiel nomata Sonderkommando (speciala ĝendarm-unuo) en koncentrejo Auschwitz, diris, ke en tiu mondkonata koncentrejo estis mortigitaj, rekte per cianida acido 4 ĝis 4,5 milionoj da homoj.

La koncentrejoj lokitaj de nazioj de la Hitler-reĝimo sur la pola teritorio, okupita dum 5 jaroj, estas ofte nomataj „fabrikoj de la mortigo”! Por ke oni neniam plu ripetu tiun aĉan historion, oni memoru pri tiuj faktoj, paroladu pri la historio de holokaŭsto kaj eble plejbone venu unu aŭ plurajn fojojn al Pollando en aprilo por partopreni en Marŝo de vivantoj.

Stanisław ŚMIGIELSKI
Pollando

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Babel-insulo

Antaŭ malmulte da jaroj, fremdaj lingvoj apenaŭ aŭdiĝis aŭ vidiĝis sur la stratoj de irlandaj urboj. Lastatempe, tamen, la plej diversaj lingvoj multiĝis kvazaŭ fungoj en la socia vivo de la Verda Insulo, farante ĝin vera Babelo. Kelkaj ekzemploj sufiĉos.

Laboris ĉe kanalbordo dungitoj de la registara instanco respondeca pri konservado kaj riparado de la kanaloj kaj riveroj, kiuj interplektas preskaŭ la tutan insulon. Sur ponto trans la kanalo staris la ŝarĝaŭto de la laboristoj. Kvankam laŭkonstitucie estas agnoskataj nur du oficialaj lingvoj en la Irlanda Respubliko, nome la irlandgaela kaj la angla, la nomo de la akvovoja instanco aperis sur la ŝarĝaŭto en tri lingvoj: WATERWAYS IRELAND - UISCEBHEALAI EIREANN - WATTERWEYS AIRLAN („Akvovojoj de Irlando”). La sama surskribo vidiĝis sur la laborjakoj de laboristoj.

La tria lingvo ŝajnis unue nekonata, sed temis pri la sudskota dialekto, kiun parolis presbiteranaj koloniistoj enkondukitaj en pasintaj jarcentoj de britaj reĝoj en nordan Irlandon por fortigi la reĝan posedon. Tiu ĉi idiomo neniam estis parolata en suda Irlando. Nun, paradokse, ĝi estas laŭŝajne agnoskata de almenaŭ unu instanco de la registaro en la respubliko, kaj supozeble ankaŭ de la aŭtoritatoj en Nord-Irlando.

Ekzotaj ekzemploj

Plia ekzemplo: vidiĝis blanka veturilo, sur kiu estis la surskribo AMBIWLANS. Temis efektive pri ambulanco el Kimrio: en la kimra lingvo la litero w reprezentas la vokalan sonon u. Krome, pli ekzotajn ekzemplojn de plurlingveco oni trovas preskaŭ ĉie en Irlando: magazenoj kun surskribo, anoncoj kaj varoj en la rusa, pola, litova, latva, ĉina, japana, ktp, krom la plej konataj franca kaj itala. Tiujn lingvojn (kaj multajn pliajn) oni aŭdas paroli inter si, kaj poŝtelefone, nenombreblaj „gastlaboristoj”, novaj enmigrintoj kaj aliaj eksterlandaj loĝantoj, sen mencii turistojn.

Ĝis preskaŭ la fino de la dudeka jarcento, Irlando estis malriĉa, postrestanta, izolita lando ĉe la marĝeno de Eŭropo. Nun, en ĉiu senco, ĝi draste transformiĝis en relative riĉa kaj multekosta lando. Kiom longe tiu ĉi situacio daŭros, oni povas nur diveni: supozeble la nova Babelo ne malaperos kaj verŝajne pli kaj pli enradikiĝos post aliĝo de novaj landoj al la Eŭropa Unio.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo

Kiam Hungario, post sia revolucio en 1956, refariĝis diktatore kvieta, mia patro, 22-jara tiam, alfrontis malfacilan elekton: ĉu kapti la riskan okazon forlasi la landon por ĉiam, aŭ resti por subteni siajn nejunajn gepatrojn kaj lernej-aĝajn gefratojn? Nurajn 11 jarojn post la rusa sieĝo fininta la germanan okupadon, granda parto de Budapeŝto denove kuŝis en ruinoj. Eniris sovetiaj tankoj, eliris ducent mil hungaroj.

Mia patro decidis resti, malsame al pli juna frato, kiu elmigris kelkajn jarojn poste, iĝonte germana civitano. Dume kuzino ekloĝis en Bruselo, kaj ŝi estas de tiam entuziasma belgo – se tiaj ekzistas. Aliaj familianoj restis en Rumanio. Infanaĝe mi neniel komprenis, kial ne eblas, ke ni ĉiuj simple loĝu en Hungario. En tiu tempo Raymond Schwartz verkis la frazon: „okcidentanoj ne povis orientiĝi, kaj orientanoj ne rajtis okcidentiĝi.” En 1989 mi skribis ĝin sur la berlinan muron: ĉu ankoraŭ ekzistas ie peco kun ŝvarca silabo?

Subpagitaj laboristoj

Nuntempe ĉio estas tute alia. Ĉu certe? La landlimoj estas pli-malpli traireblaj, sed ni – orientanoj same kiel okcidentanoj – foje sentas mankon de orientiĝo. Ni vidu ekzemple la prognozojn pri laborcela elmigrado de homoj el la ŝtatoj baldaŭ aliĝontaj al la Eŭropa Unio (EU). Ĉu tuj post la efektiva aliĝo milionoj da potenciale subpagitaj laboristoj slovakaj, latvaj aŭ polaj invados la laborejojn eŭrop-uniajn, aŭ ĉu ili preferos resti hejme? Estas malsamaj opinioj pri tio.

Studo el 2001 indikis ke, se ekzistus neniaj enmigraj limigoj en EU, ĉirkaŭ du milionoj da labor-aĝaj homoj volus translokiĝi el Pollando, Ĉeĥio kaj Hungario en la periodo ĝis 2006. Tiu nombro estas pli alta ol pli fruaj studoj konkludis. Se konsideri nur ekonomiajn indikojn, oni dirus, ke temas pri afero tute logika. La kapa malneta nacia produkto en la aliĝontaj landoj malsuperas duonon de la EU-averaĝo, kaj la salajronivelo tie apenaŭ kompareblas kun tiuj normaj en la unio. La senlaboreco malsame grandas en tiuj landoj, sed la meza salajro ĉie malaltas. Grandaj diferencoj en enspezaj ebloj ja ĉiam forte instigas elmigradon.

Demografia breĉo

Krome, EU kun sia pli kaj pli aĝa loĝantaro sendube bezonas enmigradon, kaj estus tenta ideo solvi la problemon ene de la eŭropa familio. Novalvenintoj parte ŝtopus la kreskantan demografian breĉon de Eŭropo. En la realo, la enmigrado el la „novaj” landoj ĝuste malkreskis en la lastaj dek jaroj, parte ĉar ili luktas kun propraj problemoj demografiaj. La elmigrado el ili eĉ probable malkreskados plu kaj ne plenumos la bezonojn je okaza laboro en la jamaj EU-ŝtatoj. Malgraŭ tio, la libereco de lokŝanĝo por laboristoj el la novaj membroŝtatoj estos komence suspendita.

Eĉ se Britio, Danio, Hispanio, Irlando kaj Svedio deklaris, ke ili komplete malfermos sian labormerkaton, temas pri esceptoj al la regulo. La ceteraj EU-ŝtatoj, ŝajne, intencas plu rifuzi al „nov-landaj” laborprenantoj liberan aliron al ilia labormerkato, kvankam ĉi tiuj homoj devus ĝui samajn rajtojn kiel la civitanoj de ĉi tiuj ŝtatoj, la rajtojn ligitajn al eŭropa civitaneco.

Ni povas demandi, per la vortoj de okcidentanino kiu „orientiĝis”: „Se oni senigas la civitanojn de certaj membroŝtatoj je la plej bazaj elementoj de la eŭrop-unia civitaneco, ĉu oni ne komplete sensencigas ĉi tiun koncepton mem?” Katrin Nyman-Metcalf, katedrestro pri EU-juro en altlernejo de Rigo, aldonas: „Se la ŝtatanoj de aliĝontaj landoj ne ĝuos la veran enhavon de la eŭrop-unia civitaneco, tio plej verŝajne forprenos de ĉi tiuj homoj ajnan senton aparteni al unio, esti parto ĝia.”

István ERTL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Francio invitas, Svislando suferas

Francio invitis al Evian, franca urbeto borde de Lemana (aŭ Ĝeneva) Lago, la t.n. G-8: la ŝtatestrojn de la ok plej riĉaj kaj influhavaj landoj en la mondo. Kompreneble, la homoj, kiuj batalas por pli da justeco tutmonda, sentis ĉi tiun kunvenon, same kiel la antaŭajn, aroganta provoko. Post kaŝaj diskutoj kaj decidoj influantaj la sorton de multaj milionoj da homoj, la partoprenintoj en G-8-kunvenoj ja bombastas per belaj promesoj, kiujn ili ĝis nun neniam plenumis.

En Ĝenovo (Italio) en 2001, la ok ŝtatestroj promesis, ke ĉiujare ili havigos dek miliardojn da usonaj dolaroj por lukti kontraŭ aidoso. Du jarojn poste la koncerna fonduso entute ricevis nur unu miliardon. En 1995 ili decidis, ke ili dediĉos al mondaj urĝaĵoj – malsato, trinkotaŭga akvo, sano, edukado, lukto kontraŭ perforto, protekto de la medio – 0,7 % el la landa jara enspezado. Ili havigis nur 0,23 % (Usono 0,11 %).

Profunda indigno

Malgraŭ la promesoj, nordaj landoj plu subvencias sian terkulturon en grado (350 000 milionoj da dolaroj jare), kiu malhelpas disvolviĝon. Ekzemple, la registara financa subteno al usona kotono fuŝas egalŝancan konkurencon kun tiu de okcidenta Afriko, kies ĉefa monfonto kotono estas, kvankam tio estas klare kontraŭa al la nuna liberalisma ideologio. Tiaj faktoj vekis profundan indignon en vastaj rondoj porjustecaj.

El tuta Eŭropo venis homoj, kiuj volis protesti kontraŭ la eviana renkontiĝo. Sed Evian kuŝas sur mallarĝa terzono enŝlosita inter la Alpoj kaj la lago: ne estas multe da spaco tie por amase protesti. Tial la indignantoj preferis organizi la manifestaciojn sur la alia, svisa flanko de la lago, en Ĝenevo kaj Laŭzano. Dum tri tagoj (31an de majo, 1an kaj 2an de junio) homriveroj pasadis sur la stratoj de ambaŭ urboj, tenante supre abundon da afiŝtabuloj kun bunta enhavo: „Rezistu militon”, „Homoj pli ol mono”, „Usono for el Irako”, „Monda Banko: 50 jaroj sufiĉas”, „Forigu la ŝuldon”, „Justecon en la mondo tuj!”, „Bush! Vi ŝatas militi, militu kontraŭ mizero!”, ktp. La sabatan ĝenevan irantaron gvidis junuloj kun teksaĵa bendo, same longa kiel la stratolarĝo, kies surskribo kriis: „G-8: neleĝa!”

Kolorplena publiko

Sabaton nokte en diversaj lokoj borde de la lago brulis altaj fajroj, kiuj simbolis kontraŭstaron al la ŝtatestra kunveno. Miloj da homoj ĉeestis la ekbruligon, kiu, same sur la franca bordo kiel sur la svisa, akurate okazis je la 21a horo 30. Amasa kaj kolorplena publiko apudis la fajrojn en etoso aparte festa. En Laŭzano, la fajro kovris dek kvadratajn metrojn kaj estis aranĝita de la urba estraro. Fajro en la monta vilaĝo Les Paccots, en la friburga kantono, malproksima de la lago, videblis de sur la eviana bordo.

La ŝtatestroj alteriĝis en Ĝenevo kaj estis helikoptere portataj Evianen. Sed ne ilia stabo. Por ĝeni la kunvenon, homamasoj blokis aŭtoŝoseojn kaj ĉiujn pontojn super Rodano. Tiel, ili esperas, ili malhelpis ĝustatempan alvenon de la sekretaria, traduka kaj helpa dungitaro.

Nigra bloko

Ĝenerale, la manifestacioj trankvile disvolviĝis en kvazaŭ familia etoso. Sed en la memoroj riskas resti la detruoj, kiujn kaŭzis cento da agresuloj. Tiu 0,1 % estos pli komentata ol la cent mil, kiuj pace esprimis sian opinion kun plena respekto al demokratiaj reguloj. La rompemuloj, memnomitaj Black Block (nigra bloko), venis por detrui kaj, armite de metalaj stangoj, surmetinte nigrajn maskojn, ĝue detruadis. Bonege organizitaj, ili agis ĉefe en Ĝenevo lundon vespere kaj nokte. Komunikiĝante per poŝtelefonoj, ili en kelkaj sekundoj eliris el inter la vicoj de la pacaj marŝantoj, grupiĝis surmetante la maskojn, detruis, deprenis la maskojn kaj remalaperis en la ondon manifestacian, lasante la policon senhelpa. La plimulto parolis germane.

En la komercaj stratoj de la ĝeneva urbocentro ili damaĝis unu magazenon el tri. La damaĝoj en Ĝenevo estas taksataj je du milionoj da eŭroj. Evitis la detruon nur la butikoj, kies montrofenestroj estis ŝirmitaj per lignaj tabuloj. Tiu ligna protektado de multaj magazenoj, same en Ĝenevo kiel en Laŭzano, montriĝis por la posedantoj bonega ideo, sed ĝi donis al la du urboj strangan etoson, kvazaŭ milito okazus. Kiuj estas tiuj detruemuloj? Tion demandis konato mia al unu el ili. Respondo: „Mi estas kolera sensekureculo. Mi havas nenion. Nek laboron, nek loĝejon. Nur malamon. Lasu min. Iru fiki vin!”

Naski alian mondon

Dum la ok mondomastroj traktis inter si pri neniu-scias-kio, multaj disaj grupoj de intelektuloj, junuloj, politikistoj kaj engaĝitoj ĉiaspecaj diskutis pri la strategioj por „naski alian mondon”. Komentantoj eĉ diris, ke dum tiu semajnfino Ĝenevo transformiĝis al „eta Pôrto Alegre”. La rezulto de la ŝtatestra kunveno neniel imponis. „Tiom da perturboj nur por tio!” estis la ĝenerala opinio. La ok gravuloj ja finis sian renkontiĝon sen iu ajn serioza projekto.

Eble la sola pozitiva aspekto de tiuj tagoj estis, ke la brazila prezidanto Lula povis aŭdigi sian mesaĝon al la mastroj de la mondo. Sed lia propono organizi lukton kontraŭ malsato kaj ĝin financi per imposto je armilvendoj restis senresponda, same kiel diversaj proponoj pri la ŝuldo, helpo al disvolvo kaj publika sano. Kontraste, prezidanto Bush, jam rimarkita kiel la lasta alveninto, ŝokis ĉiujn per sia decido forflugi antaŭ la fino de la kunsido, kvazaŭ li volus diri: „Neniu el vi gravas por mi.” Aŭ ĉu li forkuris, ĉar li timis la koleron de la francoj, tiom misfamigataj en nuna Usono?

Claude PIRON
En la irantaro, kiu formiĝis en Annemasse, la franca urbo plej proksima al Ĝenevo, tre bone videblis SAT-standardo. Esperantista asocio disdonis informojn pri Esperanto, kun komentoj, kompreneble, pri la gravaj konsekvencoj de lingva imperiismo por la monda socia „ordo”. En la sama manifestacio troviĝis ankaŭ ano de la Esperanto-asocio de Chambéry (Savojo, Francio), kiu surhavis bele videblan insignon kun la vorto „Esperanto” kaj informis interesatojn pri la lingvo. La kontaktoj de esperantistoj kun aliaj manifestaciantoj estis multaj kaj bonaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Elefantoj ne forgesas ... kaj ne forgesitas

Dum la dua mondomilito la japana armeo ordonis, ke ĉiuj danĝeraj bestoj en zoologiaj ĝardenoj kiel tigroj, leonoj kaj elefantoj estu mortigitaj: estus danĝere, se tiuj forkurus dum aeratakoj. Tial ĉiuj elefantoj krom du malaperis el Japanio.

Post la milito revenis elefantoj el aziaj landoj, ĉar la geknaboj ilin ŝatas. Nun en Japanio vivas 71 elefantoj, inter kiuj 12 estas pli ol 50-jaraj. La elefanto nomata Suŭako, kiu vivas en Koobe, estas 60-jara: ŝi ne plu kapablas multe paŝi; Haruko en Tennooĵi, Oosaka, estas 55-jara: ŝia nova ĉambro estas ekipita per vaporkuirilo por moligi manĝaĵojn; kaj Hanako en Inokaŝira, Tokio, estas 56-jara: ŝi perdis preskaŭ ĉiujn dentojn, do oni donas al ŝi bulojn, kiuj estas faritaj el pecigitaj junaj herboj.

En 1950 Kikuko kaj en 1954 Akiko, naskitaj en Tajlando, venis al Hanŝin-parko en Oosaka. Ili estis heroinoj por la infanoj dum 50 jaroj. Sed oni decidis fermi la parkon en marto pro financa problemo. Oni petis de zoologiaj ĝardenoj tra Japanio, ke la elefantoj estu ie akceptitaj, sed neniu favore respondis. Malfacile estas akcepti maljunajn elefantojn: oni bezonas pli da mono por provizi apartajn manĝaĵojn kaj alian prizorgadon.

Subvencio

Tamen, feliĉe, estas konstruata elefanta maljunulejo kun 600 m2 da promenejo en arbaro apud urbo Kacuura en gubernio Ĉiba. Sakamoto Sajuri intencis malfermi ĝin, kiam naŭ elefantoj en ŝia privata Elefantujo de Iĉihara maljuniĝos, sed, laŭ la peto de Hanŝin-parko, ŝi decidis malfermi ĝin pli frue. Ŝi ricevos subvencion de kelkdek milionoj da enoj por prizorgi la du elefantojn el Hanŝin-parko ĝis ilia morto.

Samkiel maljunaj homoj, elefantoj foje malfacile adaptiĝas al siaj novaj cirkonstancoj. Pro tio la du elefantoj iros kune al Ĉiba. Diris Cuĵihara Saburoo, kiu prizorgas dum 25 jaroj la du elefantojn: „Mi esperas, ke duope ili ne sentos sin solecaj, sed mi dezirus, ke ili finu sian vivon ĉi tie en sia hejmo”. Li restos kun la elefantoj en la nova hejmo, ĝis ili alkutimiĝos al sia nova vivo.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Surprizaj rezultoj

La 25an de majo okazis municipaj balotoj en Katalunio. Ili aparte interesas pro la antaŭviditaj fruaŭtunaj naciaj balotoj kaj la viglega politika vivo de la lastaj monatoj: ne senkiale la partopreno videble kreskis kompare kun la antaŭaj elektoj.

Oni prognozis antaŭenpuŝon de la maldekstraj partioj fronte al perdoj de la regantaj dekstraj Convergencia [konverĵénsia] i Unió („konverĝo kaj unuiĝo” [CiU]) kaj Popola Partio (PP). Ĉefe pri ĉi tiu lasta, oni scivolemis pri forto de la skurĝo pro ĝia ekonomia politiko (ĝenerala striko en junio 2002), malkompetenta agado en la sinko de la petrolŝipo Prestige antaŭ la galega marbordo (novembro 2002), kontraŭekologia plano transfluigi akvon el rivero Ebro suden kaj, laste sed ne balaste, la plenan engaĝiĝon de la hispana registaro de PP por la milito en Irako (rekordega 1,5-miliona manifestacio en Barcelono en februaro kaj centoj da aranĝoj dum pluraj monatoj). En la kazo de CiU jam 24-jara sinsekva regado en la aŭtonoma registaro, en la lastaj jaroj danke al la subteno de PP, esperigis la maldekstrajn vicojn pri komenco de epokfino.

Polemikoj

Tamen el ĉiuj ĉi polemikoj fakte nur la transfluigo ŝajne influis la voĉdonadon: PP bonege eltenis, eĉ kresketis en Barcelono kaj Ĝirono. Ĝi, male, estis preskaŭ forbalaita el la Ebro-delto, la sola kampara regiono en Katalunio, kie ĝi havis rimarkindan subtenon. CiU malkreskis du poentojn, sed malpli ol sia kontraŭulo, la Socialisma Partio. Ĉi-lasta, kvankam kiel ĉiam komforte gajninta la municipajn elektojn, senteble perdis subtenon. Gajnis la malpli grandaj: la verdruĝuloj (denove kandidatiĝintaj unuece, post pasintbalota fiasko) kaj ĉefe la sendependistoj, kiuj fariĝis la tria partio, venkis en kelkaj mezgrandaj urboj kaj eniris por la unua fojo en diversajn magistratojn de la barcelona ĉirkaŭurbo.

Aparte ekzemplodona montriĝas la rezultoj en Barcelono: maldekstro plu gajnas per unu magistratano, tamen socialistoj perdis kvin (el 20) favore al siaj du partneroj (nun, po kvin); dekstre, voĉo el katalunisma CiU transiris al porhispana PP (tio tute ne signifas, ke la voĉdonintoj moviĝis nur interne de tiuj tendaroj, sed por detalaj analizoj ankoraŭ mankas informoj). Malmultaj urboj ŝanĝos la regantan partion, sed socialistoj devos multe pli marĉandi por kapti nemalhaveblajn subtenojn.

Rasistaj listoj

Kvankam ĝi restas la kvara laŭ preferoj, apenaŭ superanta la ruĝverdulojn, PP pruvas, ke ĝi atingis en la lastaj jaroj firman grundon en Katalunio, ĉefe en la periferiaj kvartaloj barcelonaj kaj la ĉirkaŭurbo, en hispanlingvaj laboristaj medioj. Laŭ la analizistoj, ĝi ŝuldas senteblan subtenon pro ties laŭta kritikado de laŭdira urba malsekureco kaj ĝiaj kampanjoj ligantaj eksterlandan enmigradon kaj krimadon. Nehazarde en tiuj balotoj elektiĝis por la unua fojo, kvankam treege minoritate, iuj rasistaj listoj en pluraj kamparaj urbetoj. Tamen, samtempe la naciisma politiko de PP, ĉefe sed ne sole en Eŭskio kaj en la roko Lejla, efikis kiel katalizilo por la duobligo de la sendependismaj voĉdonoj, plej verŝajne surbaze de la junaj elektantoj, pli videblaj ol en aliaj okazoj en la balotejoj: la nuna streĉa politika vivo en Katalunio tute malsimilas al la preskaŭa marĉo de antaŭ kelkaj jaroj.

La rezultoj starigas grandan demandon pri la oktobraj balotoj: por la unua fojo CiU ne prezentos kiel kandidaton Jordi Pujol [ĵordi puĵól], la prezidanton ekde 1979; tamen la surprize bona rezisto de la dekstra bloko kredigas, ke ĝi povos plu regi.

Hektor ALOS i FONT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

150 000 orfoj

Eksterleĝigis la eŭskan sendependisman maldekstran koalicion Euskal Herritarrok [eŭskál erítarók] („Ni, la eŭsklandanoj”, EH) la leĝo pri partioj, aprobita de larĝega plimulto de hispana parlamento en majo 2002. La kaŭzo: ĝi ne konsideris oportune kondamni la perfortan agadon de la armita grupo ETA. Tio ke, ekzemple, la nun reganta partio en Hispanio bezonis 27 jarojn por malsevere kondamneti la faŝisman reĝimon kaŭzintan centojn da miloj da mortintoj, duonmilionon da ekzilitoj kaj kvar jardekojn da teroro, tamen ne montriĝis kaŭzo, por ke oni samtempe ĝin malleĝigu.

Nu, tia atako al la eŭskaj sendependistoj ne okazis unuafoje, sed en ĉi tiu okazo la nova leĝo antaŭvidis striktegajn metodojn, por ke ili ne povu reaperi sub alia nomo, kiel plurfoje antaŭe. La kandidatoj ne povos denove kandidatiĝi; se tio okazus, la tuta listo, en kiu ili aperas, estus konsiderita nevalida.

Anstataŭaj listoj

La unuajn rezultojn de tiu leĝo oni spertis okaze de la municipaj balotoj la 25an de majo. La Konstitucia Kortumo malvalidigis 225 el la 241 listoj prezentitaj de Autodeterminaziorako Bilgunea [aŭtódeterminasjórakó bijguneá](„Asembleo por la memdetermino”, AuB) pro la nova leĝo. Ĉar tiu verdikto okazis ekster la periodo, en kiu oni permesis prezenti kandidatojn, ne eblis proponi anstataŭajn listojn.

La unua konsekvenco de tiu decido fariĝis, ke diversaj vilaĝoj restis sen kandidatoj: ekzemple la 300-loĝanta Arama, kiu tradicie decidas asemblee kaj poste ratifas balote pro leĝa devigo. Dua konsekvenco estis la reago de la gvidantoj de AuB instigi nekutiman proteston: nevalide voĉdoni. Tio kaŭzis ĉirkaŭ 150 000 nulajn balotilojn: ĉirkaŭ 9 %. En la ĉefregiono de la sendependistoj, Gipusko, ili atingis 15 %, kaj en 14 urbetoj kaj vilaĝoj ili fariĝis plimultaj. En la antaŭaj municipaj elektoj, en 1999, EH estis la dua plej subtenata grupo en la eŭska aŭtonoma komunumo (20 %) kaj la tria en Nafaro (16 %).

Minoritata splito

La ĉefaj hispanaj partioj kontentas pro la malkresko de tiuj, kiujn ili taksas teroristoj: kvankam konsiderinda parto de la subtenintoj de EH voĉdonis por la partioj de la eŭska registaro (okulfrapa koalicio kristandemokrata, liberala kaj ekskomunisma), same kiel por minoritata splito de sia grupo kontraŭanta perforton, la forpelo ekster la politikan arenon de eŭskismaj voĉdonantoj klare favoras la porhispanajn fortojn (t.e. ne malpli gapigan koalicion de la Popola kaj Socialisma partioj), kiuj povas baldaŭ fariĝi plimulto surbaze de la laŭleĝaj voĉdonoj.

Tiuj balotoj, do, konsistigas novan ŝtupon en la akrega politika batalo en Eŭskio (MONATO 2002/8 kaj 2003/4). La Leĝo pri Partioj ege malverŝajne laŭas la konstitucion (malgraŭ favora pritakso de la hispana Konstitucia Kortumo): unuflanke ĝi konsideras, ke organizaĵo povas esti kontraŭleĝa, tamen ties anoj ne nepre estas jure persekuteblaj (ekzisto de krima ago sen krimuloj); aliflanke ĝi senigas homojn je la rajto fariĝi elektitoj, kvankam ili unuope neniam estis kondamnitaj aŭ eĉ juĝitaj. Ekster ĉia dubo, post deko da jaroj eŭropa kasacia tribunalo malvalidigos la leĝon.

Ĝis tiam 10-20 % de la eŭskoj estos senigitaj de siaj politikaj rajtoj. Per tiaj trukoj, kredeble en la venontaj eŭskaj balotoj, la hispanismaj partioj sukcesos regi la eŭskan aŭtonoman komunumon. Ĉu tio alportos pacon? Laŭ la konstatita grado de mobilizo de la eŭska registaro kaj, ĉefe, de la maldekstraj sendependistoj, tio kaŭzos nur ĝuste la malon.

Hektor ALOS I FONT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sekvoj de la pakto pri libera merkato

La disputoj en la usona gazetaro pri tutmondiĝo estas kvazaŭ barakto inter kosmopolitaj poruloj kaj provincemaj kontraŭuloj. Iuj diras, ke la monda unuiĝa procezo apartenas al la ekonomia kampo, dum aliaj asertas ke gravas la homa komunumo. Laŭ Alejandro Reuss, redaktoro de la revuo Dollars and Sense (Dolaroj kaj senco, www.dollarsandsense.org), tutmondiĝo regata de kapitalo ankoraŭ antaŭeniras tra internaciaj kaj regionaj institutoj. Kelkfoje okazis sukcesaj manifestacioj kontraŭ tutmondiĝo, direktitaj kontraŭ internaciaj asocioj kiel Monda Organizaĵo pri Komerco kaj Internacia Mona Fonduso. Ekzemplo de regiona asocio estas NALKA (Nord-Amerika Liber-Komerca Asocio, angla mallongigo NAFTA, www.nafta-sec-alena.org).

NALKA en 1994 forigis komercajn kaj investajn obstaklojn inter Kanado, Meksiko kaj Usono. Preskaŭ ĉiuj financaj investoj kaj aktivaĵoj kiel terkultivado kaj minado estas liberigitaj de naciaj restriktoj. Kritikantoj de la pakto asertas, ke laboristoj suferas en ĉiuj tri landoj. La sindikatoj estas malfortigitaj, kaj kompanioj translokiĝas trans landlimo, kie vivkondiĉoj, medio kaj laboristaro ne estas forte protektitaj.

La komercistoj ricevis abundon da oportunoj, sed la pakto ne plifaciligas la migradon al Usono por kanadaj kaj meksikaj laboristoj. Ili devas eniri laŭ kvota leĝo aŭ kontraŭleĝe transiri la landlimon. La subtenantoj de NALKA argumentas, ke al Meksiko estas garantiitaj pli granda merkato, plej altaj profitoj kaj pli bonaj teknikoj. Kvankam komercaj kaj financaj firmaoj profitas de liberala komerc-filozofio, ankaŭ la usona ekonomio nuntempe estas deprimita kaŭze de la du irakaj militoj, la terorista atako al la Monda Komerca Centro en Novjorko, la disvastiĝantaj skandaloj pri fraŭdaj kont-metodoj kaj la borsa krizo.

Elson B. SNOW

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Rumanaj legendoj el Brazilo

La verko estas simpla kaj facila. La tuta libreto konsistas el legendoj kaj rakontoj el Rumanio, la naskiĝlando de la aŭtorino.

Tradukita el la portugala, ĝi montras iom pri la folkloro de Rumanio, pere de historioj enhave riĉaj kaj negrandaj.

Ĉar la aŭtorino estis denaske rumana, ŝi havis kompetentecon por rakonti iom pri sia lando, diskonigante ĝiajn mirindaĵojn, unue al Brazilo kaj al la landoj, kiuj parolas portugale, ĉar la libro estas originale verkita en la portugala, kaj nun la historioj iras al la mondo pere de la traduko al Esperanto.

Ĝiaj historioj estas belaj. Ili translokigas nin al la fantazia mondo de legendoj kaj rakontoj kaj donas al ni eĉ versiojn pri apero de kelkaj bestoj, kiel la pego, ekzemple.

Unu el la plej belaj legendoj en la libro estas Juneco sen maljuniĝo kaj vivo sen morto, kiu meritas atenton pro sia grandmorala mesaĝo.

Per tiu unua volumeto Rumanaj legendoj kaj rakontoj aperas en Esperanto, kaj promesas plezurigi nin kaj pliriĉigi nian esperantan bibliotekon. Ĝi estas leginda!

Adriana PAVANI
Julia Carap: Rumanaj legendoj kaj rakontoj. Unua volumo. Tradukis Maria das Gracas Gama Carap. Eld. la tradukinto, Niteroi, Brazilo, [2001]. 44 paĝoj broŝuritaj. Neniu ISBN.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Fonetika alfabeto havas alian rolon

En la maja numero aperis opinio pri la internacia fonetika alfabeto (p. 16-17). La aŭtoro konfuzas la rolon de la internacia fonetika alfabeto (IPA, International Phonetic Alphabet) kaj tiun de la esperanta. Oni uzas la duan por indiki, kiel la aŭtoro mem diras, „proksimuman” prononcon. Tion farante oni limigas sin rigore inter la limoj de la esperanta fonologio. Ni, ordinaraj esperantistoj, ne devas scii pri sonoj de fremdetnaj lingvoj. Kontraŭe al tio, la rolo de la IPA estas priskribi ekzaktan fonetikan valoron de lingva sono. Multaj kontribuantoj de MONATO ne konas la diferencon inter sonoj kaj fonemoj.

YAMASAKI Seikô
Japanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉu io nova?

Dankon pro tre interesa recenzo de Donald Broadribb pri la libro de Jon Mirande La baptofilino (MONATO, 2003/5). Sed ŝajnas, ke s-ro Broadribb forgesis mencii unu tre gravan nuancon: ja evidentas, ke Mirande arde deziris ripetigi al sia verko sorton de la fama Lolita fare de Vladimir Nabokov. Ĝuste tiu romano pri la usona motela civilizacio estas taksata kiel la unua romano pri am(or)aj rilatoj inter plenaĝulo kaj adoleskantino, kaj Lolita estis siatempe tute malkutima, ŝoka kaj skandala verko priama kaj pri-interrilata. Post tio ĉiu pli-malpli samtema verko vokas neeviteblan senton de sekundareco. Mi ankoraŭ ne legis La baptofilino-n, tamen mi supozas, ke post eventuala legado ĉe mi aperus ĝuste tia impreso. Tial do la timoj de Mirande, ke „konformistoj kaj idiotoj opinios ĝin anormala fiamo” estas minimume senbazaj – ĉar esence lia romano prezentas tute nenion novan.

Grigorij AROSEV
Rusio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kiu rulas ŝtonon ...

La 17an de septembro 1965 12 500 aŭstroj – kaj 600 policistoj – aŭdis la unuan koncerton en Vieno de la rokgrupo Rolling Stones [roling stonz]. Sekvis deko da koncertoj en Aŭstrio: plejlaste, la 18an de junio 2003, la „Stones” furoris denove en Vieno, frenezigante 54 000 junulojn kaj plenkreskulojn.

Por memorigi tiujn eventojn la aŭstra poŝto eldonis poŝtmarkblokon el kvar markoj. Kelkaj kritikis tion: vivantaj personoj ne aperu sur markoj, kaj la nomo de la lando estas Österreich kaj ne angle Austria. Tiel la poŝto ruliĝas laŭ novaj vojoj.

Walter KLAG

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La fino de Vincent van Gogh

„La vero estas, ke surtere neniu povis helpi al mi”. Heinrich von Kleist

Komence de julio 1890, Vincent van Gogh veturis la lastan fojon al Parizo por viziti sian fraton Theo, kiu jam dum pluraj jaroj finance kaj morale subtenis lin. Sed Theo kun sia edzino havis mem grandajn zorgojn. Lia fileto estis malsana, li bezonis monon kaj alian loĝejon kaj ne sciis, kiel li iros plu en sia profesia pozicio kiel artkomercisto en la entrepreno de Boussot kaj Valadon, kiuj arogante traktis lin kiel domserviston. Tial en la hejmo regis enorma tumulto. Vincent, kiu tie mem akceptis tro da diversaj pentristoj, estis konsternita de la situacio. Li reveturis laca kaj ekscitita al la vilaĝo Auvers-sur-Oise.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Tie li skribas en letero al la frato: „Post mia reveno ĉi tien mi estis ankoraŭ tre malĝoja kaj sentis ankaŭ sur mi mem la tempeston, kiu minacas vin”. Kaj en plia letero: „... Kaj tio estas ĉio, aŭ almenaŭ la plej grava, kion mi povas diri al vi en tiu sufiĉe kritika momento. En momento, kiam la rilatoj inter komercistoj kaj bildoj de mortaj artistoj, kaj komercistoj kun bildoj de vivantaj artistoj estas tre streĉaj. Kaj mia propra laboro, nu, mi riskas la vivon ĉe tio kaj mia menso je duono estas ekstermita. Sed vi, kiel mi scias tion, ne apartenas al la homkomercistoj, kaj vi povas, kiel mi scias, defendi konvinkon kaj agi vere humane – sed kion oni faru?”

Spite al sia malespero Vincent laboras plu. Li pentras kvar grandformatajn bildojn, unu el ili estas la „Korvoj super la tritikokampo”, kiun li pentris de la 7a ĝis la 10a de julio en 1890. Kion tiu morna bildo kaj multaj aliaj antaŭsignoj jam lasis diveni, okazis je la 27a de julio de la sama jaro; tamen neatendite por ĉiuj, kiuj kontaktis kun Vincent.

Emile Bernard al Albert Aurier: „Efektive li iris dimanĉe vespere al la rando de Auvers, metis sian pentristan stablon apud fojnostako kaj tiam pafis sin. Trenata de la skuiĝo, li falis teren (la kuglo penetris sub la koron), sed li tamen stariĝis por reiri al la gastejo, kie li loĝis”.

Adeline Ravaux [ravó], posedanto de la gastejo: „Ni staris antaŭ la dompordo por kapti iom da freŝa aero, kiam ni fine vidis lin veni; senvorte, kiel ombro, li preteriris nin. Per grandaj paŝoj li iris tra la gastejo supren, en sian ĉambron. Estis jam sufiĉe malhele, kaj nur mia patrino rimarkis, ke li aspektis kvazaŭ spertanta grandan doloron. Tuj poste ŝi diris al mia patro: ‚Rigardu, mi supozas, ke sinjoro Vincent fartas malbone’. Mia patro iris supren. Li aŭdis ĝemojn. Ĉar la ŝlosilo troviĝis en la seruro, li eniris. Sinjoro Vincent kuŝis sur la lito. Li montris sian vundon kaj diris, ke li esperas, ke ĉi-foje la pafo ne preteriris”.

Oni vokis la lokan kuraciston kaj lian amikon, doktoron Gachet [gaŝé]. La kuracistoj pansis lin, sed ne povis forigi la kuglon. Vincent sidis la tutan tagon en la lito kaj fumis sian faman pipon. Li mortis en la matenaj horoj de la 29a julio, ĉeeste de sia afliktita frato Theo, al kiu Vincent verŝajne volis helpi per sia memmortigo, ĉar ja la bildoj de mortintaj artistoj pli bone vendiĝas, ol tiuj de vivantaj. La bonkora Theo, kiu tre amis sian fraton, tenis lian manon kaj aŭskultis liajn lastajn vortojn: „Mi dezirus, ke mi povu tiel morti!” Vincent van Gogh havis nur 37 jarojn, kiam li mortis. Gachet desegnis lin, kuŝantan en la mortlito.

Ĉar la katolika pastro de Auvers ne volis disponigi la mortulĉaron por memmortiginto, oni prizorgis ĝin el la najbara komunumo. Oni entombigis Vincent-n en la tombejo de Auvers, alte super la tritikaj kampoj.

CZAR
Librokonsilo: Irving Stone: „Vincent van Gogh: vivo en pasio”.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

El junulejoj - maljunulejoj

En Japanio en 2002 laŭstatistike unu virino naskas dum sia vivo meznombre 1,32 infanojn. La nombro falas: en la antaŭa jaro temis pri 1,33 infanoj. Tiam naskiĝis 16 796 infanoj pli ol en 2002, kiam enmondiĝis entute 1 153 866 beboj. Tiu nombro estas la plej malgranda ekde la komenco de statistikoj en 1899. Kredeble tiu ĉi tendenco daŭros.

Rezulte: ju malpli da geknaboj, des malpli da lernejoj. Laŭ la ministro de edukado kaj scienco, inter 1992 kaj 2001 fermiĝis en Japanio 2125 lernejoj. El tiuj 80 % estas alicele reuzataj, ekz. kiel artocentroj, metiejoj, loĝejoj, oficejoj aŭ maljunulejoj.

Eble eĉ pli da lernejoj malaperos pro registara propono, ke urboj kaj vilaĝoj kuniĝu por pli efike, pli malmultekoste funkcii. Dume tie, kie iam aŭdiĝis nur junaj voĉoj, aŭdiĝas nun nur maljunaj.

HORI Yasuo/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Statistiko

En majo la eldonejo sendis malgrandan enketilon al 500 abonantoj de la papera versio de MONATO. La sola demando estis: „Kiam alvenis ĉe vi la maja numero?” Entute 90 personoj respondis, kio certe povas doni bonan superrigardon pri la vojaĝdaŭro de MONATO.

Plej rapida estas la belga poŝto, sed, se ni konsideras, ke la eldonejo troviĝas en Belgio, tio ja ne mirigas. La plimulto en Belgio ricevis sian revuon post du tagoj. Iom pli mirige estas, ke la dua plej rapida lando estas ... la fora Japanio. Kvin tagojn post la ekspedo la unuaj japanaj abonantoj sciigis pri la (aera) alveno de la maja numero. Preskaŭ same rapidaj estis la poŝtoservoj en Germanio, Svedio kaj Francio. Francio tamen estas aparta kazo. Kvankam jam la 19an de majo iuj francoj raportis la alvenon – do post kvin kalendaraj tagoj –, ankoraŭ la 2an, 5an kaj 6an de junio, post tri semajnoj do, alvenadis ekzempleroj de la maja numero en Francio, en momento kiam la germanaj, britaj kaj belgaj legantoj jam ĝuis la junian. Eble la grandaj strikoj en Francio ludis rolon.

Interese estas ankaŭ rigardi la distancon inter la alvendato de la unua ekzemplero kaj tiu de la lasta en difinita lando. Iuj landoj ŝajne liveras ĉion tuj tra la tuta ŝtato. Ekzemple en Germanio 20 personoj en plej disaj regionoj raportis pri la alvendato pli-malpli en la sama momento. Nur unu leganto informis pri alveno unu tagon poste. Same okazis ekzemple en Norvegio. Ĉiuj revunumeroj alvenis samtage en la tuta lando. Tute male okazis en Nederlando. La unuaj numeroj alvenis post 6 tagoj, sed alvenadis pliaj numeroj post 7, 8, 11, 13 kaj 14 tagoj. Klare do, ke la lokaj poŝtistoj „konservas” la numerojn kaj eble unue pritraktas aliajn sendaĵojn.

Orienta Eŭropo ne funkciis brile. Plej bone laboris la ĉeĥoj kaj rusoj, kiuj liveris MONATOn post 12 tagoj. Hungaroj kaj kroatoj bezonis 15 tagojn, sed poloj bedaŭrinde tri semajnojn. Same malbrile laboris suda Eŭropo. La unuaj ekzempleroj atingis la italajn kaj hispanajn abonantojn post 13 tagoj kaj eĉ meze de junio jen kaj jen en Hispanio la maja numero alvenis.

Kion konkludi? Krom se vi loĝas en unu el tiuj privilegiitaj ŝtatoj, kiel Japanio, Britio, Svedio aŭ Germanio, MONATO bezonos du, tri aŭ eĉ pli da semajnoj por atingi vin. Alternativo estas la reta versio de MONATO (vd. paĝon 4). Tiu ja atingas la abonantojn unu-du minutojn post la dissendo. Ĉu eble tiel aspektos nia estonteco?

Sincere via

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Nomo egala, sed esenco mala

Indignon vekis en keltaj regionoj raporto, ke registristo rifuzis al irlanddevena patro el Lochalsh [loĥalŝ], Skotlando, la rajton elekti irlandgaelan nomon por novnaskita filineto. La funkciulo insistis, ke la nomo estu en la angla lingvo.

Dum la iama brita imperio, entrudiĝo tia estis normo en Skotlando, Irlando kaj Kimrio. Nur post la dua mondomilito gepatroj rajtis doni indiĝenajn keltajn nomojn al siaj gefiloj: do multaj tradiciaj nomoj malaperis. Eĉ hodiaŭ oni publike plejofte uzas anglajn nomojn: la keltaj restas karesnomoj.

Fakte la registristo ne rajtis tiel rifuzi la elekton de la gepatroj: novaĵo, kiu ĝojigis gaelparolantojn en Skotlando. Gaellingva ĵurnalo, kiu raportis iom ĝojmalice pri la afero, atentigis, ke en Anglio kaj Kimrio oni povas senobstakle registri infanojn per keltaj nomoj.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Per flugiloj de malfacila vento

Dissendis la irlanda ŝtata televido filmon pri la meteologia fenomeno nomata ŝprucfluo, t.e. rapida ventega fluo, kiu ok kilometrojn super la tero ĉirkaŭiras la mondon. Laŭraporte, dum la dua mondmilito, usonaj aviadistoj prikomentis la fenomenon, dirante, ke pro ĝi la flugmaŝinoj plirapidiĝis, tiel ke senutilis bombceliloj. Neniu kredis al ili.

Poste evidentiĝis, ke la aviadistoj pravis. Krome oni konstatis, ke jam antaŭ la milito japana meteologo malkovris tiun altĉielan fluon kaj verkis referaĵon pri ĝi. Pro tio, ke li volis informi la mondon, li verkis ne en la japana sed en Esperanto. La referaĵo – paĝoj el ĝi montriĝis en la filmo kaj klare legeblis – estis ignorata, kaj ekster Japanio la fenomeno restis nekonata.

Dum la dua mondomilito japanoj profitis de la ventego, lanĉante en la fluon balonojn portantajn bombojn kaj direktatajn de specialaj instrumentoj al celoj en Usono. Nur unu tie eksplodis.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Pri nomoj kaj homoj ...

La litova lingvo estas unika, ĉar facilas laŭ sufiksoj kompreni, ĉu iu estas viro aŭ virino kaj ĉu virino estas fraŭlina aŭ edziniĝinta. Ekzemple virinoj, kies familiaj nomoj finiĝas per -aite-yte, estas fraŭlinoj; tiuj kun finaĵo -iene estas edziniĝintaj. Tiel estas en Litovio jam de pratempoj, sed nun virinoj sentas diskriminacion pro nomoj senvualigantaj ilian familian situacion.

Pro tio feministoj en Litovio plendis ĉe mediaciisto pri virinaj kaj viraj egalrajtoj. Finfine tiu proponis ŝanĝi regulojn rilate la litovan lingvon; komisiono nun esploras pri lingva formo, kiun ino povas elekti mem – ĉu fraŭlinan aŭ edziniĝintan aŭ neŭtralan kaj ne indikantan la familian situacion.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Unikaĵo de la lingvo

La kontrolistino – kun familia nomo Burneikiene – diris, ke ŝi neniam dubis pri sia nomo kaj ne intencas ĝin ŝanĝi. Tamen ŝi pretis kontraŭstari tiujn, kiuj akuzas ŝin forigi unikaĵon de la litova lingvo. Ŝi diris, ke ĉiu rajtas esti libera elekti nomformon, kion ĝis nun la litova lingvo ne permesas.

Pluraj virinoj, kiuj sentas sin diskriminaciataj pro sia nomo, emis akiri virforman nomon, t.e. kun finaĵo -as. Fari tion antaŭe en Litovio ege malfacilis. Solvo estis edziniĝi eksterlande kaj en Litovio registri jam okazintan fakton. Tio nun ne plu necesos: ĉiu, kiu sentas sin ĝenata pro sia nomo, povos libere ĝin ŝanĝi.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La „prienergiaj Oscar-premioj”

Linz, la ĉefurbo de la aŭstra provinco Supra Aŭstrio, konscie evoluas por iĝi „energiŝpara” ĉefurbo de Eŭropo kaj de la tuta mondo. Laŭ iniciato de la provinca registaro kaj kun aktiva subteno fare de la aŭstraj federaciaj aŭtoritatoj okazis tie la trian fojon prestiĝa konkurso, kiu strebas trovi la pionirojn en la fako de efika uzo de netradiciaj, alternativaj kaj renovigeblaj energifontoj (suno, vento, biologia brulaĵo) cele al ŝparado de akvaj kaj aliaj energifontoj. Al la plej elstaraj projektoj en la konkurso en kvin kategorioj oni aljuĝas unuan premion en formo de 18 kg peza bronza statueto, kiu estas nomata angle Energy Globe [énerĝi gloŭb], plus monsumo de 10 000 eŭroj.

Por ricevi la unuan premion en 2002 konkursis 1294 projektoj el 99 landoj de la mondo en kvin kategorioj. Ili estis atente esploritaj fare de kompetenta ĵurio. La finalon de la konkurso atingis firmaoj, organizaĵoj kaj privataj iniciatgrupoj el Usono, Hispanio, Finnlando, Sud-Afriko, Pollando, Svislando, Germanio, Britio kaj Francio. En la moderna kongreshalo Design Center [dizájn senter] en Linz, antaŭ loka eminenta publiko kaj ĵurnalistoj, okazis la enmanigo de premioj en la kategorioj „Entreprenoj”, „Transporto kaj komunumoj”, „Konstruado kaj loĝigado”, „Privataj kaj sociaj iniciatoj” kaj „Akva mastrumo”. La ĉefpremiojn gajnis projektoj el Hispanio, Usono, Britio, Pollando kaj Sud-Afriko. Ĉefa kaj baza kriterio estas originalaj kaj neordinaraj ŝparadformoj de krudaĵoj, materialoj, elektro kaj akvaj kaj aeraj energifontoj.

En la proceduro de premi-enmanigo partoprenis la eksa prezidento de Sovetio Miĥail Gorbaĉov kaj la eksa vickanceliero de Germanio Hans-Dieter Genscher [hans-dita genŝa]. Dum gazetara konferenco antaŭ la komenco de la aranĝo ambaŭ eksaj politikistoj vaste parolis pri la graveco ŝpari energion kaj naturriĉaĵojn kaj pri la bezonataj grandaj klopodoj por protekto de la naturmedio. Tamen evidentiĝis interalie, ke en sia aktiva politika kariero ambaŭ ne okupiĝis pri tiu temaro kaj nun parolas nur pri ĝeneralaj linioj.

Organizanto kaj ĉefa iniciatinto de la „prienergiaj Oscar-premioj” estas inĝeniero Wolfgang Neumann [volfgang nojman]. La registarĉefo de Supra Aŭstrio Joseph Püringer [jozef píringa] emfazis, ke sendepende de tio, ke por la venkintoj estas destinitaj kvin ĉefpremioj, fakte venkintoj oni povas nomi ĉiujn projektojn partoprenantajn en la konkurso, ĉar ja temas pri certigo de digna vivo al la estontaj generacioj, kiuj neniel devus esti kondamnitaj al mankoj de energio, akvo kaj aliaj naturrimedoj.

Kaj Wilhelm Molterer [vilhelm móltera], federacia ministro pri agrikulturo de Aŭstrio, substrekis, ke la homaro estonte devos solvi tri gravajn taskojn: redukti la diferencon en la bonstato inter evoluintaj industriŝtatoj kaj malriĉaj landoj, certigi justan kaj ĝustan aliron de la homaro al la energifontoj kaj naturriĉaĵoj, kaj ankaŭ postlasi la teron en bona stato al la estontaj teranoj. Ĝis nun, bedaŭrinde, tio restas nur bona deziro, ĉefe pro la pozicio de Usono, kiu ne volas malpliigi sian konsumon de unu kvarono de la mondenergio.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Aĉeti tekokomputilon

Pro la relative alta prezo de tekokomputiloj oni devas doni pli da atento ĉe aĉeto de tia komputilo. Facile povas okazi, ke oni elspezas multe da mono por komputilo, kiu ne havas la karakterizojn, kiujn oni fakte bezonas. Tial oni serioze pripensu, por kio oni bezonas la tekokomputilon.

Demandu unue, ĉu vi entute bezonas kunporteblan komputilon. Ĉu vi bezonas ĉiujn kapablojn de la komputilo, kaj ĉu por vi estas vere grave, ke ĝi estu kunportebla? Se vi bezonas komputilon nur por konservado de mallongaj tekstoj aŭ telefonlibro, eble sufiĉas malpli multekosta poŝkomputilo. Iuj poŝkomputiloj ebligas eĉ registradon de sono kaj krozadon tra Interreto.

Se vi tamen plu deziras tekokomputilon, pripensu, kiel vi uzos ĝin. Ĉu por laborado per tekstoprogramo aŭ tabelkalkulilo? Ĉu por prezentaĵoj? Ĉu por legado de TTT?

Pensu unue pri la grandeco de la komputilo. Plej ofte la ekranoj grandas je 14 aŭ 15 coloj diagonale, sed ekzistas ankaŭ malpli grandaj. Se vi planas ofte kunportadi la komputilon, elektu malpli grandan.

Dua konsidero estas la procesoro, de kiu forte dependas la prezo. Pli rapida procesoro foruzas pli da elektro, do, se por vi ne tiom gravas la rapido, elektu malpli rapidan komputilon, kies piloj daŭros pli longe.

La prezo de memoro multe malaltiĝis kaj ne plu tiom influas la prezon de komputilo. Ne prenu malpli ol 64 MB, kaj prefere estu 128 MB. Se vi planas okupiĝi pri komplikaj taskoj, prenu pli da memoro.

Ekzistas du specoj de likvakristala ekrano: DSTN kaj TFT. La komputiloj kun DSTN-ekranoj povas kosti multe malpli, sed la kvalito de la ekranbildo estos malpli bona. Se vi ne planas labori pri grafiko, sed ĉefe pri tekstoj aŭ aliaj aferoj, kiuj ne postulas altkvalitan bildon, DSTN-ekrano povas taŭgi. La kutima distingivo de hodiaŭa tekokomputilo estas 1024 x 768, kio ja sufiĉas por la plej multaj taskoj.

Ankaŭ la klavaro estas grava parto de tekokomputilo. Malgraŭ la malpli granda spaco, la klavaro devas havi ĉiujn bezonatajn klavojn kaj bone funkcii.

Se vi kutimas labori per tabla komputilo, vi bezonos iom da tempo por kutimiĝi al komputilo sen normala muso. Feliĉe, al ĉiu tekokomputilo eblas ligi ankaŭ normalan muson, se vi havas sufiĉe da laborspaco. Tamen, se vi uzas kiel tablon la proprajn genuojn, tiu eblo ne tre helpas. Elektu do aparaton, kies integra muso plaĉas al vi.

Ne indas aĉeti tekokomputilon sen KD-legilo kaj sufiĉe granda disko. Hodiaŭ oni vendas tekokomputilojn kun almenaŭ 10 GB da disko, KD-legilo kaj disketilo. Novaj komputiloj normale enhavas ankaŭ modemon kaj retkarton.

Se vi planas uzi la komputilon por prezentadoj, atentu, ke ĝi havu kroman ekrankonektilon por ligi ĝin al projekciilo.

Gravas ankaŭ la konstrukvalito de la tuta komputilo. Oni verŝajne uzos ĝin en diversaj ne ĉiam bonaj laborkondiĉoj, ekzemple kun humideco, kaj eble okazos iuj frapoj. Atentu do la ĝeneralan aspekton de la skatolo kaj kovrilo kaj la kvaliton de la plastaĵoj.

Se vi jam decidis elspezi pli da mono por tekokomputilo kompare kun tabla komputilo, ankoraŭ iom da rimedoj por pli bona tekokomputilo verŝajne utilos.

Zoran ĆIRIĆ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Tekokomputilo vundas scienciston

Laŭ letero aperinta en la brita medicina periodaĵo Lancet, 50-jara sciencisto en Svedio suferis brulvundon ĉe siaj peniso kaj skroto pro uzado de tekokomputilo. Li laboris hejme dum unu horo pri raporto, sidante en brakseĝo kun la komputilo sur la sino, plene vestite kun kalsoneto kaj pantalono. Laborante, li rimarkis varmon ĉe la femuroj, pro kiu li movetis la aparaton de tempo al tempo, sed la damaĝon al siaj generiloj li rimarkis nur la sekvan tagon, kiam komencis aperi doloraj vezikoj, kiuj poste infektiĝis.

Laŭdire la tekokomputilo estis de la firmao Dell, sed la problemo de alta energikonsumo, kun sekvaj eligo de varmo kaj mallonga funkciado per akumulatoro, ekzistas ĝenerale ĉe modernaj komputiloj. Certagrade kulpas kompleksaj programoj, kiuj postulas por sia funkciado multe da komputaj rimedoj.

La varmo eligata de komputilo povas damaĝi ne nur homan haŭton. Alia uzanto de tekokomputilo – hazarde ankaŭ ĉi-foje rolis modelo de Dell – raportis, ke la forta varmo de la aparato kaŭzis disfendon de la vitra tablo, sur kiu ĝi staris.

Kiam tiuspecaj porteblaj komputiloj unue aperis, la vendistoj nomis ilin „sursinaj komputiloj” (laptop en la angla). Jam de kelkaj jaroj la vendistoj ne uzas tiun terminon. Ĉi tiu okazo montras unu motivon por tio.

Edmund GRIMLEY EVANS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

EU-reformeto

Nun Eŭropa Unio (EU) do havas konstitucion, ellaboritan de konvento, aprobitan jam de la EU-registoj, do probable realigotan en tiu ĉi formo. Ĉiuj estas fieraj, konventanoj same kiel registaroj, laŭdante tian progreson kaj grandan reformon. Proklamita celo estis doni al EU pli klarajn strukturojn, travideblajn procedojn kaj procedurojn, tiel ke ankaŭ ordinara civitano en ĉiuj baldaŭ 25 landoj facile komprenos, kio estas kaj kiel funkcias EU. Oni volis atingi pli grandan „civitan-proksimecon”, kion ajn signifu tiu ĉi nebula termino.

Progreso

Sendube estas progreso, ke por la unua fojo tiu ĉi giganta ŝtataro, kiu ampleksas estonte preskaŭ komplete la „malnovan kontinenton”, havas konstitucion. Sed skeptikaj ni devas esti jam pri tiu ĉi nocio; certe, EU havas specon de parlamento, komisionon similan al registaro kaj justicajn instancojn – sed ĉu tio sufiĉas por aplombe paroli pri konstitucio kiel en kutimaj ŝtatoj? Preferinda kaj pli ĝusta termino estus „statuto”, ĉar EU evidente ne estas ŝtato, eĉ ne federacio sed nur organizaĵo.

Kio estas nova? Oni donas al la parlamento iom pli da rajtoj, forprenas iom da povo de la komisiono, havos „prezidanton” kaj ministron pri eksteraj aferoj; tiuj du novaj postenoj garantiu, ke estonte EU parolos „per unu voĉo”. Krome en pluraj negravaj kampoj sufiĉos plimulto por decido, ne (kiel nun) unuanimeco; do en tiuj kampoj ne plu unuopa EU-registaro povos bloki decidojn.

Komplika

Sed ĉu vere temas pri pli klara strukturo? Male, pro la du novaj postenoj ĝi fariĝas eĉ pli komplika. Kaj kiom rajtigita estos la prezidanto? Supozeble li similos al tiu funkciulo, kiun en kompanioj oni moke nomas „matenmanĝa direktoro”; li rajtas paroli, proponi kaj postuli, sed post la kunveno ĉiuj disiros kaj faros kion ili volas. Kaj kiel povos kaj rajtos agadi ministro pri eksteraj aferoj apud (aŭ super? aŭ sub?) la 25 ministroj pri eksterlandaj aferoj de la EU-ŝtatoj? Ĉu, ekzemple, li rajtus klare difini la EU-politikon pri la Irak-milito? La vera povo restos ĉe kunvenoj de registoj kaj ministroj de la membroj-ŝtatoj. Ke en tiuj kunvenoj eblos decidi per plimulto, certe estas progreso, sed la regularo por tiuj plimultoj estas tiom komplika, ke probable eĉ EU-burokratoj apenaŭ komprenas ĝin.

Bone, ke oni pligravigas la parlamenton, sed ĝia strukturo restos sama: deputitoj senditaj al Strasburgo de naciaj partioj. Tiel plu ni havos la fenomenon, ke dum elektokampanjo por la EU-parlamento eŭropaj temoj preskaŭ ne estas traktataj, sed ke la partioj varbas per naciaj argumentoj. Por tion ŝanĝi necesus havi tutuniajn partiojn – sed tio ne eblas sen komuna EU-lingvo.

Unueco?

EU volas konservi sian „diversecon en unueco”; bone, sed la diverseco ofte pli ĝuste estas nur bunteco, kaj unueco ne eblas sen solvo de la komunika problemo. Ke unueco estas nur nobla celo sen reala bazo, tion montris ne nur la granda konflikto inter pluraj EU-registaroj pri la iraka milito, sed multe pli draste, ĉar (ŝajne) malgrave la kurioza konflikto inter Berlino kaj Romo pri germanaj turistoj. Kvankam ĉiujare centmiloj da germanoj turismas en Italio kaj dekmiloj da italoj plu vivas en Germanio, ili ne interkompreniĝas pro manko de komuna lingvo, tiel ke stereotipoj kaj antaŭjuĝoj ne povas malaperi. Tio validas por la rilatoj inter tre multaj EU-landoj.

Tial EU ankaŭ per tiu ĉi reformeto ne atingos la celon „civitan-proksimeco”; civitanoj sen komuna lingvo, sen ebleco vere interkomuniki restos malproksimaj unu al alia, fremduloj. Fremdaj al ili same restos EU mem, ĝiaj institucioj. Kiu esperis, ke nun, kiam ni havos pli ol 20 diversajn lingvojn en EU, ĝi fine solvos la problemon per komuna lingvo, restas komplete seniluziiĝinta. La dua lingvo por funkciuloj kaj elitoj plu estos la angla, la ordinaraj civitanoj restos mutaj. Vivu diverseco kaj plureco – la unueco proklamata per la konstitucio estas mortnaskito.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Serĉata: spamistoj

Ke spamo aŭ trudreklamo iĝas pli kaj pli malagrabla, atestas komuniko de The Association of Apple Computer Users & Groups (La asocio de uzantoj de Apple-komputiloj) en Usono, kiu pretas donaci la sumon de 10 000 usonaj dolaroj al persono, kiu povas kaŭzi la akuzon de profesia spamisto. Laŭ la asocio estas antaŭvidataj pliaj premioj, kiuj celas helpi al la frostigo de la dek plej grandaj spamfirmaoj de la mondo.

pp

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Elektoj

Davido sidiĝis rekte sur la sofo en sia malluma salono. Per okuloj larĝe malfermitaj li rigardis la telefonon. Ĝi sonoris denove. Dormo jam estis for, kaj ŝvito kovris lian frunton. Li baraktis mense por reteni la bildojn de sia sonĝo en sia kapo. Kion vi estas faranta, li pensis, ĉu alifoje vi lasos foriri la ŝancon?

Li rampis trans la sofon kaj prenis la aŭdilon. Aŭtomate li levis ĝin al sia orelo. La telefono iel ŝajnis esti parto de mondo al kiu li ne apartenis dum li estis dormanta antaŭ nur kelkaj sekundoj. Tamen al tiu mondo li nun revenis malgraŭ sia deziro resti ie alie. Finfine li respondis al la telefonvoko: „Ha lo?”

Estis lia amiko, Leono. „Ĉu mi vekis vin?” li demandis kaj sen atendi respondon, li ekbabilis pri sia plej nova negravaĵo, io pri sia koramikino kaj ties prefero aĉetumi en komercaj centroj anstataŭ esti akurata kiam ili havis rendevuon por iri vespermanĝi. Ĉiam temis pri io kun tiuj du. Davido ekpensis, ke ili fakte tre ŝatas havi siajn bataletojn. Eble pere de ili la vivo estis iom pli interesa.

Dum Leono daŭrigis pri Anita, Davido mense revenis al sia sonĝo. Li aŭskultis sian amikon sufiĉe nur por intermeti „mm hmm” je ĝustaj momentoj en la konversacio. Lia menso estis en Afriko, for de la granda urbo kaj for de la moderna mondo kun ĝiaj aroj de negoco, komerco, kapitalismo. Kiom da noktoj li vekiĝis, ŝvitkovrita, pensante pri tiu loko, pri la vivo tie, pri tio kiam li rezignis pri ĉio ĉi, kaj pri tio kiom li bedaŭris tiun decidon. Io mankas en la vivo, li pensis.

Mi preskaŭ iris. Mi povus tiam. Eble mi devintus. Mi restis ĉi tie pro ŝi. Tion ŝi petis de mi. Li rememoris la konversacion kvazaŭ ĝi okazus nur hieraŭ. Nur de du monatoj ili konis unu la alian.

„Ne iru”, ŝi diris al li. „Donu al mi jaron. Vi scias, ke ni havas ion specialan inter ni. Prokrastu nur unu jaron, por ke ĉi tiu amo havu ŝancon kreski. Post jaro vi povos iri, kaj nia amo estos forta tiel, ke ni transvivos la tempon kiam ni estos apartaj.”

Kaj mi ja restis tie por la jaro, sed kiam venis denove la tempo por iri al Afriko, ŝi ne volis, ke mi iru. Preskaŭ almozante ŝi venis kaj petis, ke mi restu kun ŝi.

„Jen denove la alia virino”, ŝi kriis. Tiel ŝi nomis lian deziron travagi tra la mondo kaj ekscii pri aliaj kulturoj. Eble ŝi pravas, li pensis. Mi revis ne pri ŝi, ne vere, sed pri la venonta tempo, kiam mi finfine estos en Afriko. Luksa vivo, multe da mono, la juveloj de tiu ĉi socio neniam allogis min. Kion mi vere bezonas? Nutraĵon, lokon por dormi. Kaj mi volas helpi homojn. Tamen li ne sekvis tiun emon. Finfine Katarina rezignis pri lukto por lia atento kontraŭ tiu ĉi vojaĝemo, kaj ŝi foriris. Ĉio ĉi ŝajnis esti antaŭ tre longa tempo.

„Davido? David'? Ĉu vi estas tie?”

„Hmm? Ho jes, pardonu. Mia menso estis for.”

„Kie vi estis do?” demandis Leono iom frustrite.

„Vi ne volas scii ... en Afriko denove.”

„Davido! Dio mia! Aŭ faru aŭ forgesu tion. Vi iros. Vi ne iros. Dum kiom da jaroj jam vi parolas pri tio?” Tiam li haltigis sin. Leono sciis iom pri la koro de Davido. „Pardonu. Diru al mi, kio okazis.”

Foje li vere honestis kun si mem, kaj li sciis, ke Katarina ne estis la sola kialo pro kiu li ne iris al Afriko. Mi havis kelkajn ŝuldojn, kaj ne vere certis ĉu mi povus repagi ilin antaŭ ol venos la tempo por iri, sed ili ne estis tiom grandaj. Mi ja povintus, li pensis, sed mi timis. Jen la plej trafa kialo.

„Mi konatiĝis kun virino. Ŝi nomiĝas Diana”, li diris al Leono. Li embarasiĝis iom, kaj aldonis: „Mi konatiĝis kun ŝi antaŭ nur semajno. Leono, mi scias, ke mi ŝajnas freneza, sed ĉu iam vi enamiĝis al iu ekde la komenco? Ĉu vi sentis vin, kvazaŭ vi estus konanta tiun personon dum via tuta vivo?”

„Tio eblas, mi supozas, sed ĉu vi ne pensas, ke vi iras iomete tro rapide?”

„Jes ja. Mi scias, ke mi entute tro rapidas, kaj estas parto de mi, kiu volas reteni min. Sed la afero estas pli komplika ol mi estas dirinta ĝis nun. Ŝi ne loĝas ĉi tie, kaj ŝi forveturos post du semajnoj.”

„Estu singarda. Vi scias, ke longdistancaj amrilatoj estas tre malfacilaj, kaj tro malofte ili sukcesas. Sed ĉu vi ne menciis Afrikon?”

„Jes, ekzakte tien ŝi veturos. Ŝi estas volontulo kaj loĝas en vilaĝeto en Gvineo. Tie ŝi laboras pri konservado de la mangrova arbaro. Ŝi studas la arbaron kaj instruas al la lokaj homoj uzi ĝin sen ĝin damaĝi. Ŝi jam estas tie dum jaro kaj duono.”

„Nu, Davido, ne diru al mi, ke vi estas pensanta pri veturo kun ŝi! Via laboro. Via domo ĉi tie. Ve, via patrino estas ĉi tie kaj ĉiuj viaj amikoj! Mi estas ĉi tie. Mi ne volas, ke vi iru.”

„Mi volas helpi homojn.”

„Ne, vi volas aventuron. Estas personoj ĉi tie en via propra lando, kiuj povus uzi vian helpon.”

„Jes, prave, kaj vi scias, ke ĉi tie mi ja iom proponas min tiel. Sed estas io alia, io tre grava, kio alvokas min. Tion mi sentas, kaj vi scias, ke jam de jaroj mi sentas min tiel!”

„Kaj kiom ĉio ĉi temas pri la virino? Vi apenaŭ konas ŝin.”

„Jes, Leono, mi tre interesiĝas pri Diana, kaj mi tre ŝatus vidi ĉu vere povus esti io speciala inter ni. Tamen se mi ja irus al Afriko, ne vere estus pro ŝi. Mi volas fari tion pro mi mem. Mi ĉiam volis fari tion. La unuan ŝancon mi fuŝis. Sed nun ŝajnas, ke la vivo donas al mi novan ŝancon. Ĉu mi diru ‚ne’?”

„Sed kion vi faros? Vi ne estas arbaristo.”

Davido povis aŭdi la konsternon en la voĉo de Leono. Tiom malfacilis paroli pri ĉio ĉi. Davido sentis sian koron rapide batanta. Ĉu ĝi batas pro ekscito, li demandis al si, aŭ ĉu pro tio, ke Leono vere ne volas aŭskulti ĉi tion. „Ili bezonas instruistojn”, li diris. „Mi povus instrui lingvojn kaj matematikon.”

Leono suspiris. „Bone, Davido, se vere vi volas fari ĉi tion, vi faru. Sed bonvolu pensi treege multe pri ĉio antaŭ ol fari finan decidon. Vi havas sukcesan karieron kun tre bona salajro, kaj ĉu vi vere volas forlasi ĉiujn viajn amikojn kaj familianojn? Vera aventuro tro ofte malsimilas la revon, kiu antaŭas ĝin. Kiu ajn estos via decido, mi subtenos vin. Sed pensu pri tio, kion vi faros.”

Davido remetis la aŭdilon kaj rekuŝiĝis sur la sofo. Li sentis sin lacega post tiu konversacio. Li ne volis pensi pri la vortoj de sia amiko. Tiu konsilo bruligis lian menson, ĉar li sciis pri ĝia saĝeco. Ĉio havis sencon. Kial forĵeti ĉion, kion mi havas, kion mi vivgajnis dum multaj jaroj? Estis io en lia koro tamen, kio puŝis lin al ia nova vivo. Ĉu estas alia speco de saĝeco, li pensis zorgeme, aŭ ĉu estas nur frenezo? Eble ĉi tiuj vivgajnaĵoj, kiujn mi devus forlasi, fakte estas ĉenoj, kiuj retenas min. Ĉu nur per provo mi scios?

Dormo revenis al li post nelonge, kaj kun ĝi venis nova sonĝo pri Afriko. Li ĵus alvenis al sia nova vilaĝo. Kiel diris Diana, familio tie adoptis lin, kaj li tagmanĝis kun ili ĉiutage. Li jam estis komencinta instrui. La lernejo ne havis elektron, sed tio ne vere mankis al li. La klasĉambroj havis multajn fenestrojn por havigi sufiĉe da lumo. Ankaŭ tra la pordo, kiu estis tute aperta, eniris lumo. Li rigardis siajn studantojn kaj ordigis siajn pensojn por saluti ilin kaj komenci la lecionon.

Tiam koko eniris en la klasĉambron tra la pordo. Li rigardis ĝin mire dum momento kaj poste ridetis al si mem. Ho, mi ja estas en Afriko, li pensis. Li ree rigardis la kokon, kiu klinis sian kapon kaj same rigardis lin.

„Ne, vi ne povas foriri!” diris la koko. „Fakturojn vi havas. Monon vi bezonas. Vi ne povas foriri. Cetere ni bezonas vin.”

Subite li ne estis en klasĉambro, sed en sia oficejo, kaj iel la koko nun tre similis lian direktiston. Ankaŭ lia panjo estis tie. „Ne, kara,” ŝi diris al li, „ne foriru. Kie estos nia Davido, se vi foriros? Mi tiom zorgas pri vi, kaj vi volas iri al ia fora lando, al danĝera loko. Kial vi volas fari tiaaĵon?”

„Aŭ faru tion, aŭ forgesu.” Davido turniĝis kaj ekvidis Leonon tie.

Ili ĉiuj ekparolis al li samtempe, kaj li sentis sin sola kaj perdita en ia konfuza frenezo de vortoj kaj emocioj. El la muĝo li aŭdis mallaŭte la voĉon de Diana. „Kion vi volas fari kun via vivo?” ŝi diris. „Kio estas en via koro?”

Li vekiĝis kaj sidiĝis rekte sur la sofo. Ŝvito kovris lian frunton. Li vidis la telefonon apude kaj etendis sian brakon por preni ĝin.

Den DROWN

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Trafiko ambaŭdirekta

Ne nur slavoj strebas veturi okcidenten por tie labori: ankaŭ okcidentanoj veturas samcele Rusion. Laŭ gazetaraj informoj venas Rusion ne nur investantoj, sed ankaŭ ordinaraj laboristoj. En la penza regiono aperis kelkdeko da terkultivistoj el Britio, kiuj luprenis ĉirkaŭ 10 000 hektarojn. Tion ili faris, ĉar malgraŭ tio, ke la vendoprezo de greno en Rusio pli-malpli egalas tiun en okcidento, nafto-, semo- kaj dungado-elspezoj multe pli malaltas.

Aliflanke daŭre provas forlasi Rusion miloj da civitanoj. „Ne elteneblas nun vivo en nia lando”, opinias multaj. Ĉiujare ĉirkaŭ 50 000 forlasas „tiun ĉi mondon”: laŭ Monda Organizaĵo pri Sano okupas Rusio la unuan lokon pri suicidoj. La ĉefaj kialoj estas perfortoj en junularaj tavoloj, seksaj krimoj kaj krueleco rilate infanojn kaj maljunulojn.

Dimitrij CIBULEVSKIJ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ankoraŭ ne trifingraj ...

Kvankam la popolo de Ukrainio malpligrandiĝas, la nombro de etnaj ukrainoj kreskas, almenaŭ laŭ la lasta popolnombrado en la lando.

Malgraŭ tio, ke usonaj antropologoj prognozas, ke post 200-300 jaroj la meza terloĝanto estos aziano, trifingra kaj kun granda kranio, meza loĝanto de nuna Ukrainio estas urba virino, edziniĝinta, kun unu infano kaj kolegia klereco. Ŝi konsideras sin etna ukrainino kun ukraina gepatra lingvo.

En Ukrainio loĝas nun ne 52 milionoj da homoj, kiel dum sendependiĝo fine de 1991, sed nur 48,5 milionoj el 130 naciecoj (etnoj). La lando enhavas 454 urbojn, el kiuj kvin – Kievo, Harkivo, Dnipropetrovsko, Odeso kaj Donecko – estas loĝataj de po pli ol miliono da homoj. Malgraŭ tio, ke en la ĉefurbo loĝas pli ol 2,6 milionoj da homoj, Ukrainio ne estas tipe moderna ŝtato, ĉar preskaŭ ne okazas urbanizado de la popolo.

Komunista reĝimo

Ukrainoj konsistigas preskaŭ 78 % (en 1979 73,5 %) de la popolo. Ilin postsekvas rusoj kaj belorusoj. Granda surprizo fariĝis inverso de la rusigo subtenata de la komunista reĝimo en sovetia tempo. Se en 1989 en Ukrainio rusoj konsistigis 26,6 % de la popolo, temas nun pri 17,3 %. Eĉ la nuna ŝtatprezidanto, Leonid Kuĉma, deklarinte sin ruso en 1989, transformiĝis en etnan ukrainon. Malrusigon kaŭzas ne nur politiko, sed ankaŭ ekonomio: ĉirkaŭ ses milionoj laboras eksterlande.

Krome multaj civitanoj, parolantaj denaske la rusan, konsideras sin etnaj ukrainoj. Historie rusoj nomis ukrainojn „malgrandrusoj” kaj rusa literaturo priskribis ilin kiel drinkulojn, kvankam gastemajn. Similaĵoj okazis ankaŭ en sovetia tempo, sed malaperas tendencoj tiuj.

La popolnombrado montras sukcesan evoluon de la ŝtato: antaŭ 12 jaroj multaj politologoj antaŭvidis etnajn konfliktojn en 50-miliona lando, kiuj malgraŭ iom nestabila politika vivo ne okazis.

Viktor PAJUK

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Post la milito ... malstabileco

Post la disfalo de socialismo en la 90aj jaroj, Usono iĝis la plej forta lando en la mondo. Rezulte, Usono deziris kapti la okazon por pli multe influi la mondan politikon kaj ekonomion. La okazintaĵoj de la 11a de septembro – kiam 19 senpafilaj homoj, havantaj nur tondilojn, sukcese detruis la simbolojn de la financa potenco de Usono kaj atakis la sidejon de la plej granda milit-maŝino de la mondo – fariĝis plej bona preteksto por Usono realigi siajn celojn.

Post tiu atako, usonanoj sentis, ke ilia lando ne estas sufiĉe sekura. La usona ŝtato decidis do solvi malnovajn problemojn en Mez-Oriento, ekzemple la konflikton inter araboj kaj Israelo kaj la provizadon de energio.

La organizantoj de la atako la 11an de septembro loĝis en Afganio. Do Usono celis unue Afganion kaj la tiean taliban reĝimon. Jen eta sukceso: la terorista organizaĵo Alkaido estas ŝajne detruita, sed la ĉefakuzito, Osama Bin Laden, restas libera. Sed Usono volis Afganion kiel sekuran vojon por transporti petrolon de Turkmenio al Afganio kaj Pakistano.

Energio-provizo

Mez-Oriento estas la plej grava parto de la mondo rilate energion. Ĉirkaŭ la Persa Golfo kuŝas 65 % de la konataj mondaj rezervoj de petrolo, kaj 35 % de tiuj de gaso. Daŭre kreskas la monda bezono pri petrolo, kaj do progresintaj landoj klopodas regi la petrol-merkaton por garantii sufiĉan provizon je akceptebla prezo.

Notindas, ke en 2001 Usono importis 54 % de sia bezonata energio – 30 % el la Persa Golfo. Laŭ la usona ministro pri energio tiu ĉi proporcio kreskos ĝis la jaro 2020 al 60 %. Same, ĝis 2020 Eŭropo importos ĉ. 92 % de siaj energiaj bezonataĵoj el la regiono. Do Usono volis plifortigi sian influon en Mez-Oriento (kaj samtempe limigi la tiean influon de Eŭropo – aparte de Francio kaj Germanio –, la plej signifa ekonomia konkuranto de Usono).

Por akiri pli da influo super la regiono, nepris, ke Usono ŝanĝu la tiean situacion. Do, atakinte Afganion, Usono ekparolis pri „diablo-akso”: Irako, Norda Koreio kaj Irano. Usono volis konvinki la mondon, ke tiuj landoj subtenas terorismon kaj minacas pacon kaj stabilecon. Kvankam estas aliaj landoj, kiuj subtenas terorismon kaj pli aktive kontraŭas Israelon, Irako fariĝis la celo de nova milito, ĉar ĝi posedas riĉajn rezervojn de petrolo kaj gaso.

Kemiaj bomboj

Krome Irako estis la plej malforta lando en Mez-Oriento pro la reĝimo de Sadam Husejn [sadám husájn]; ĝi estis ankaŭ malŝatata pro invado de Kuvajto kaj pro uzo de kemiaj bomboj kontraŭ kurdoj. Aldone, membroj de Alkaido estis araboj kaj la usona prezidanto Bush pretendis, ke Irako subtenas la organizaĵon.

Multaj homoj kredas, ke per la milito Usono celis posedi irakan petrolon. Sed klare estas, ke la kosto de la milito superis pli ol 100 miliardojn da dolaroj: irakaj petrol-enspezoj ne dum longa tempo kovros la kostojn de la milito. Efektive Usono pensis pli longatempe: la milito helpu al Usono realigi sian celon esti reprezentata en la regiono kaj samtempe plifortigi sian rolon en la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj.

Plie en la iraka milito Usono povis testi modernajn armilojn kaj montri al la mondo sian militistan superecon. La milito fariĝis reklamo por la usona armil-industrio: kreskigi la industrion helpos al la stagna usona ekonomio.

Danĝera najbaro

Dum 30 jaroj Irako estis danĝera najbaro por Irano. En 1980, ekzemple, Sadam atakis Iranon, kiam la lando spertis sociajn kaj ekonomiajn problemojn. La milito daŭris ok jarojn kaj estigis ambaŭflanke grandajn homajn kaj ekonomiajn perdojn. Suferis la demokratio en Irano: dum la milito estis sufokitaj opoziciaj partioj. Post la milito estis diskutataj kompenso por Irano, sed nenio estas decidita ĝis la falo de Sadam.

Rilate Iranon, ĉefa rezulto de la usona atako kontraŭ Irako estas malaltigo de la prezo de petrolo. Malmultekosta petrolo ne alportas profiton. Krome la milito malstabiligis la tutan regionon: suferas turismo, firmaoj malemas investi en Mez-Oriento, kapitalo forflugas al pli sekuraj mondopartoj. Se ne kreskos aliaj industrioj, la regiono daŭre dependos de petrolo, produktaĵo pli kaj pli dominata de Usono. Krome, ju pli da politika malstabileco, des pli mez-orientaj landoj aĉetos armilojn – kaj des pli profitos Usono. Do malstabileco en la regiono bone profitigos al Usono.

En Irano ekzistas du fortaj grupoj kun malsamaj vidpunktoj rilate demokration. Prezidanto Ĥatami [ĥatamí] kaj la plimulto de la parlamentanoj kaj urbestroj subtenas demokration. Ili volas pace kunvivi kun aliaj landoj, inkluzive de la nova sen-sadama Irako: sukceso de tiu ĉi grupo povus limigi la rolon de Usono en la regiono. Sed aliaj grupoj kontraŭas la liberecon en Irano: ili volas profiti de la ĉeesto de Usono en la Persa Golfo por limigi la politikan kaj kulturan agadojn. Se tiuj ĉi grupoj sukcesos venontjare dum la parlamentaj elektoj, povas esti, ke irananoj ribelos. Tiam Usono eble kaptos la okazon por interveni en Irano.

Malriĉeco

Resume, se Irano ne povos baldaŭ stabiligi sin, estos minacataj investado, turismo kaj ekonomia progreso; samtempe kreskos aĉetado de armiloj kaj, paralele, senlaboreco kaj malriĉeco. Aliflanke, se estos venkitaj internaj konfliktoj, Irano povos ludi rolon en la rekonstruo de Irako.

Ne eblas eksporti demokration kaj progreson per milito kaj premo. La demokratio bezonas specialajn aranĝojn kreitajn de la popoloj de la koncernaj landoj. Espereble la unua grupo en Irano povos forte kaj vigle subteni internan demokration por tiam ebligi sukcesan kunlaboron kun aliaj landoj.

Zahra KARIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Novaj ideoj „jungitaj” al malnovaj teorioj

Tre longe du problemoj ekzistas en psikologio apartaj unu de la alia: personaj tipoj (denaskaj diferencoj de psikologiaj ecoj) kaj interpersonaj rilatoj. Provas ilin kombini la kreinto de t.n. socioniko, la litova sociologino Aušra Augusta.

Ŝia teorio baziĝas sur la persona tipologio de la svisa psikiatro Carl Gustav Jung, kiu asociiĝas i.a. kun la du terminoj ekstravertito kaj introvertito. Kvankam Jung sciis preskaŭ nenion pri la strukturo de la cerbo, li intuicie divenis, ke homaj ecoj ne povas esti egale fortaj. Ili kvazaŭ luktas pro la samaj rimedoj de la nerva sistemo. Ekzemple, homo kun forta imagopovo kaj abstrakta penso (intuiciulo) kutime neatentas detalojn. Kontraŭe tiu, kiu bone mastras la spacon ĉirkaŭ si, memoras detalojn kaj ĉiam rimarkas eĉ etajn ŝanĝojn (sensulo) kutime malfacile mastras tre abstraktajn ideojn, preferante esti pli praktikulo ol teoriulo.

Jung priskribis ankaŭ tri aliajn kontraŭajn ecojn: penso (en socioniko: logiko); sento (en socioniko: etiko, por ke oni ne konfuzu kun senso); kaj ekstravertiteco/introvertiteco, percepto (malracieco)/juĝo (racieco). Tamen tre longe psikologoj provas konjekti, kiel eblos rilatigi la tipojn. Ekzemple, ĉu bonas aŭ malbonas, se unu partnero estas sensulo, kaj la alia intuiciulo?

Intuiciuloj kaj sensuloj

Unuflanke, tio povas signifi reciprokan helpon: unu (kutime intuiciulo) respondecas pri riskaj, ne „tuj profitaj” entreprenoj, la alia (kutime sensulo) helpas lukti kontraŭ monotonaj, „enuaj” problemoj, kies solvo postulas ne fantazion, sed atenton, diligentecon aŭ eĉ pugnojn. Aliflanke, kiu ne konas la situacion, kiam unu (kutime sensulo) akuzas la alian pri nepraktikemo kaj la alia (kutime intuiciulo) la unuan pri neantaŭvidemo, malvastaj scioj? Tial multaj psikologoj, eĉ sciantaj pri psikologiaj tipoj, preferis aserti, ke du homoj povas kunekzisti, se ili toleras unu la alian.

Aušra Augusta decidis elprovi, kial la supre nomataj tipoj kunekzistas en familioj. Ŝi rimarkis, ke ial difinitaj „malmultaj” diferencoj inter la tipoj kaŭzis tre diversajn rezultojn. Ekzemple, intuiciema-logikiva ekstravertito kaj sensema-etikiva introvertito formas kutime tre bonan duon, sed se la dua partnero estas etikema-sensiva introvertito, la duo estas tre nekomforta kaj tiaj familioj kutimas disfali. Eble la problemon kaŭzis tio, ke en la unua duo ambaŭ estas malraciuloj; en la alia unu de la partneroj estas raciulo.

Sukero kaj sakarino

Tamen la kaŭzo estis alia. Simile al sukero kaj sakarino, ambaŭ dolĉaj, sed de malsimilaj kemiaj kunmetaĵoj, la psikaj ecoj, kiel intuicio, senso ktp, ankaŭ povas havi malsimilan originon. Augusta denove remalkovris la psikajn funkciojn, malkoncize priskribitajn de Jung, kiuj helpis ŝin konstrui sistemon de intertipaj rilatoj. Laŭ ŝia hipotezo, rilatoj povas esti ne nur simetriaj, sed ankaŭ malsimetriaj. Krome, sukceso de ĉiu speco de rilato dependas de multaj faktoroj, ekz. de distanco: kelkaj rilatoj bonas, kiam la partneroj observas psikologian distancon, aliaj dum proksima komunikado, ekz. en familioj.

Komence sovetiaj psikologoj malakceptis la hipotezon de Augusta. Oficiala marksista psikologio deklaris, ke personeco estas determinata de la socio. Tamen Augusta elpensis, kiel preteriri la oficialan vidpunkton: ŝi inventis ludan version de socioniko, laŭ kiu ĉiu persona tipo havas sian pseŭdonimon: Balzac, Robespierre, Hamleto, ktp. Tio helpis publikigi artikolojn pri socioniko en popularaj magazinoj.

En la 1990aj jaroj iom post iom oni komencis akcepti socionikon. Ĝis nun estas publikigitaj ĉirkaŭ 50 libroj kaj centoj da artikoloj; krome ekzistas socionikaj revuoj kaj retpaĝaroj (ekz. la multlingva www.socioniko.narod.ru). Rezultis diversaj eltrovoj: ekz. Jekaterina Filatova, psikologino el Sankt-Peterburgo, dum pli ol dek jaroj fotografis homojn, kies socionikajn tipojn ŝi diagnozis. Iom post iom ŝi rimarkis, ke por ĉiuj 16 tipoj ekzistas similuloj: homoj aspekte similas unu al la alia, eĉ ne estante parencoj. Evidente, socionika tipo estas de genetika origino kaj speguliĝas en la homa aspekto.

Dmitrio LYTOV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La junia numero

La junia numero, kiu atingis min je la fino de la eldonmonato, estas tre interesa. La intervjuo de Adem Demaĉi (paĝo 8) estas iom nekomprenebla. Li postulas federigon de Serbio sed rifuzas ĝin al Kosovo; tiel mi komprenis.

KATOO Ivao
Japanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kia solvo por rubpoŝto?

Preskaŭ ĉiu uzanto de Interreto ricevas multajn nepetitajn komercajn retmesaĝojn, la tiel nomatan spamon. Tiom granda iĝis la problemo, ke multaj homoj serĉas solvojn. Tiu ĉi artikolo priskribas teknikajn solvojn kaj iom ankaŭ sociajn.

Eraraj trafoj

La celo de ĉiuj kontraŭspamaj sistemoj estas haltigi la rubpoŝton, ĉu per malpermeso al la fiuloj sendi, ĉu per haltigo de alvenantaj rubpoŝtaĵoj ĉe la ricevanta flanko. Grava kriterio por juĝi, ĉu tia sistemo estas bona, estas eraraj trafoj, aŭ „falsaj pozitivoj”: temas pri mesaĝoj, kiuj ne estas rubaj, sed kiuj estas blokitaj aŭ forĵetitaj erare. Elektante kontraŭspaman sistemon, oni atentu, kiel ĝi traktas tiujn erarajn trafojn: Ĉu tio okazas ofte? Ĉu la eraroj estas videblaj de sendanto aŭ ricevanto? Aŭ ĉu mesaĝoj perdiĝas senspure?

Solvoj ĉe uzanto aŭ servilo

MONATO

Retpoŝto funkcias jene: Kiam uzanto sendas retmesaĝon, ĝi iras al servilo, kiu kutime apartenas al la retprovizisto de la sendanto. Tiu servilo parolas al servilo, kiu respondecas pri ricevado de mesaĝoj por la ricevonto. Poste tiu servilo disponigas la mesaĝojn al la retpoŝtolegilo de la adresito. Tiu strukturo gravas, ĉar ĝi ebligas du malsamajn respondojn al la spamproblemo.

Kompreneble, la solvo estu ĉe la ricevanto, ĉar ja la sendantoj kutime laŭcele sendas la rubon – kvankam ili povas perdi sian konton, se ili faras tion tra honesta retprovizisto. Restas do du eblaj lokoj: la ricevanta servilo de la retprovizisto, aŭ la legilo de la uzanto. Meti solvon ĉe la servilo havas tre fortan avantaĝon: la konekto inter la du serviloj estas interaga, kaj je ajna momento la ricevanta komputilo povas diri al la sendanta, ke ĝi ne deziras ricevi mesaĝon. Tio ebligas al la sendanta servilo raporti al la sendinto pri la fiasko. Tio signifas, ke kun servilaj solvoj la sendinto informiĝos, se la mesaĝo estas blokita, ekzemple pro erara trafo. Sciante, ke la mesaĝo blokiĝis, la sendanto povas uzi alternativan komunikilon, ekzemple paperpoŝton aŭ telefonon.

Tamen, malavantaĝo de tiu solvo estas, ke la servilon regas la retprovizisto, do estas malfacile por ordinara uzanto elekti la plej preferatan rimedon. Ja eblas starigi personan poŝtservilon ĉe hejma komputilo kun plentempa retligo, aŭ ĉe luita maŝino ĉe provizisto, sed tio maloftas. Pli facilas por uzanto uzi aldonaĵon ĉe sia kutima poŝtilo, aŭ enkonstruitan kontraŭspaman funkcion de la legilo. Tia solvo kutime metas suspektatajn rubmesaĝojn en apartan dosierujon, aŭ tuj forviŝas ilin. Kompreneble, tiam erara trafo sidas forgesita aŭ forviŝita, kaj eblas, ke nek sendinto nek ricevinto rimarkas.

Multaj solvoj estas aplikeblaj ĉe ambaŭ lokoj, kaj tiuokaze la diferenco estas nur ĉe la pritraktado de falsaj trafoj: ĉu ili estas videblaj aŭ nevideblaj.

Ŝlosilvortaj filtriloj

Plej evidenta kaj relative simpla solvo, ofte aplikata, estas filtri laŭ vortoj, kiuj aperas ĉefe en rubpoŝtaĵoj. Ĉefa problemo estas, ke oni tre facile trafas ankaŭ aliajn mesaĝojn. Ekzemple, oni povas forfiltri la radikon „mam-” por forigi mesaĝojn de vendistoj, kiuj reklamas bildojn de mamoj. Bedaŭrinde, se oni abonas dissendoliston pri mamkancero, ankaŭ tiuj mesaĝoj perdiĝos. Antaŭ nelonge okazis, ke vaste uzata komerca kontraŭspama programo forfiltris ĉiujn mesaĝojn enhavantajn la literon „p”! Kroma problemo estas, ke ankaŭ spamistoj povas provi tiujn programojn kaj verki siajn mesaĝojn, tiel ke ili trairas la filtrilon, ekzemple laŭcele misliterumante vortojn, ekzemple kun „m.a.m.o” anstataŭ „mamo”. Pro tio, ĝisdatigi la filtrilon, por ke ĝi ĝuste trafu la spamaĵojn, estas grandega laboro, kiu iĝas pli kaj pli malfacila.

Statistikaj solvoj

Por klopodi ĉirkaŭiri tiun laboregon, oni inventis statistikan filtradon: tiu solvo, plej ofte uzata ĉe la retpoŝtilo de la uzanto, funkcias tiel, ke la uzanto ĉe ĉiu nova mesaĝo devas diri, ĉu ĝi estas rubpoŝto, ekzemple per butono kun la etikedo forviŝu kiel rubpoŝton apud la butono forviŝu. Post iom da tempo oni havas sufiĉe grandan aron da rubaj kaj nerubaj mesaĝoj por fari statistikan analizon. Por ĉiu vorto uzita en la mesaĝaro, la programo nombras, kiom ofte la vorto aperis en la rubaj mesaĝoj, kaj kiom ofte en la nerubaj. Evidentiĝas, ke, se oni rigardas novan mesaĝon en la lumo de tiu statistiko, la programo povas kun sufiĉe bona precizo diveni, ĉu ĝi estas rubo aŭ ne, per la vortoj, kiujn ĝi enhavas. Ĉar la statistikaro estas propra al ĉiu uzanto, estas malfacile por reklamistoj ĉirkaŭiri ĝin. Ĝi tamen ne plene nuligas la riskon de eraraj trafoj, kaj cetere ĝi uzas relative multe da komputilaj rimedoj kaj povas necesigi potencan komputilon, se oni ricevas multajn mesaĝojn aŭ filtras por multaj ricevantoj. Ankaŭ la klasado donas iom da laboro, ĉar novaj specoj de rubpoŝto ja trairos en la komenco, kaj, se okazas falsaj trafoj, aŭ misklasado, la statistikaro povas malpreciziĝi.

Tri monatoj da senpaga legoplezuro!

Nigraj listoj

Alia solvo, ĉefe uzebla ĉe servilo, estas nigraj listoj de retlokoj konataj kiel sendantoj de rubpoŝto. Kiam la sendanta servilo ekkonektas al la ricevanta servilo, ĝi devas doni sian retnumeron. La ricevanta komputilo kontrolas ĉe centra listo, ĉu la vokanto estas konata fonto de rubpoŝto, kaj, se jes, ĝi per anonco finas la komunikadon. Ekzistas kaj komercaj kaj volontulaj grupoj, kiuj kolektas liston de tiaj sendejoj de rubpoŝto. Bedaŭrinde, ankaŭ ili suferas pro eraraj trafoj, kvankam ĉi-okaze la honesta sendanto informiĝas. La eraroj okazas, ĉar la listigitaj fisendantoj estas ne nur maŝinoj, kiujn posedas misuzantoj, sed ankaŭ poŝtoserviloj, kiuj estis malbone agorditaj – nefermitaj plusendiloj aŭ maŝinoj regataj de piratoj, tiel ke spamistoj povas uzi ilin, sed kiuj havas ankaŭ honestajn uzantojn. Eblas ankaŭ eraroj aŭ misraportoj, kiuj povas kaŭzi enlistigon de serviloj, kiuj ne sendas rubpoŝton.

Grizaj listoj

Ekzistas alia speco de nigra listo, kiu ne bezonas centran liston kaj evitas ties erarajn trafojn. La ideo estas simple, ke por ĉiu unika kombinaĵo de sendanta maŝino, sendanta uzanto kaj ricevanta uzanto, oni rigardas, ĉu oni jam ricevis mesaĝon kun la sama kombinaĵo. Se jes, estas kutima korespondanto kaj oni tuj lasas la mesaĝon trairi; se ne, la ricevanta servilo uzas eblon de la protokolo por diri al la sendanta servilo: „ĉi tiu servilo estas tro okupita; provu poste”. Bonkvalita laŭnorma sendanta servilo reprovos iom poste. Reprovantoj, ene de akceptebla tempo, akceptiĝas. Tio kaŭzas, ke anstataŭ eraraj trafoj, mesaĝoj el nekonatoj estas nur iom prokrastataj, sed ja alvenos post kelkaj horoj. Tio estas multe malpli ĝena, ol se ili tute ne trairus. La metodo bone funkcias, ĉar la plej multaj spamsendiloj estas simplaj programoj, kiuj sendas multajn mesaĝojn kaj ne zorgas reprovi. Se ili neniam reprovas, mesaĝo neniam trairas. Estus eble, ke en la estonteco la rubpoŝtaj programoj kutimos reprovi, sed tio serioze komplikos ilian taskon, kaj lasos tempon al ricevantoj provi aliajn solvojn, ekzemple nigrolistigi sendilojn, kiuj provas sendi al multaj nekonatoj samtempe. Grizaj listoj estas mikseblaj kun aliaj solvoj, kaj la kombinaĵo povas iĝi tre malfacile trairebla por la fireklamistoj.

Sociaj solvoj

Tiuj ĉi teknikaj solvoj ne estas la solaj, kiujn oni pripensas. Sociaj solvoj celas ŝanĝi la konduton de la sendantoj aŭ ricevantoj. La plej simpla solvo estus, ke neniu iam ajn respondu al rubpoŝtaĵo, tiel ke ne indu por la reklamisto. Bedaŭrinde sufiĉas, ke tre eta proporcio de celitoj respondu, por pagi la laboron de la reklamistoj. Ŝajnas malfacile forpreni ĉiujn naivegulojn el la uzantaro.

Ĉe la alia flanko de la problemo, oni povas hontigi la sendanton, ekzemple publike plendi kaj ne aĉeti de firmaoj, kiuj fireklamas. Tio estas pli-malpli sukcesa, ĉar nuntempe honestaj homoj aŭ entreprenoj ne plu sendas nepetitajn reklamojn, ĉar ili scias, ke klientoj plendegos. Bedaŭrinde restas trompemuloj, kiuj vendas dubindajn varojn aŭ rektajn trompojn kaj fajfas pri reputacio.

Leĝaj solvoj celas tiujn: por efektivigi siajn reklamojn, la sendanto devas doni sian adreson aŭ iun rimedon, por ke la trompoto pagu. Tiun vojon oni povas sekvi por malkaŝi la trompiston. Tiam, se estas taŭga leĝo, oni povas jure persekuti tiun, kaj malliberigi, se necese, por ĉesigi la reklamadon. Problemo estas, ke retpoŝto trairas landlimojn, kaj ofte malfacilas al leĝo trairi landlimojn.

Aliaj solvoj estas kaj teknikaj kaj sociaj, ekzemple prezigi retpoŝton. Se retpoŝto kostus iomete, ne kostus multe por normalaj uzantoj, sed por reklamistoj ĝi ja iĝus tro kosta. Variaĵo estas, ke retpoŝto enhavu opcion por pago, tio estas, ricevanto povas pagigi la sendanton, se li aŭ ŝi malkontentas, do ne pagigas amikojn sed ja la reklamistojn. Tamen, pagsistemoj estas malfacile starigeblaj sen perdi la interkomunikadon, ĉar ĉiuj retservoj devus interkonsenti, kaj estas risko, ke tiu, kiu regas la pagsistemon, misuzos sian potencon aŭ faros senmeritan profiton.

Franck ARNAUD

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ŝuldo reduktita

Kiam malaperis prezidanto Mobutu en 1997, la ŝuldoj, kiujn Kongo devis repagi al internaciaj financaj institucioj kaj okcidentaj landoj, atingis preskaŭ 14 miliardojn da usonaj dolaroj. Tiu mono devis esti uzata por la konstruo de la lando, sed dum la regno de Mobutu la lando pli kaj pli degradiĝis.

La sekvanta prezidanto, Laurent Desiré [lorá deziré] Kabila, rifuzis repagon de tiuj ŝuldoj. Laŭ li, la mono nur servis por riĉigi la familianojn de Mobutu, ne al la popolo. La 2an de aŭgusto 1998 Kongo estis atakita de la ribeluloj subtenataj de la registaroj de Ruando, Ugando kaj Burundo. Oni ne scias, de kie tiuj landoj malriĉaj akiris armilojn kaj monon por organizi la militon. La 16an de januaro 2001 Kabila estis murdita.

La nuna prezidanto, Jozefo Kabila, filo de Laurent Kabila, decidis traktadi kun la kreditoroj. Fine de julio 2003 Internacia Mona Fonduso kaj Monda Banko konsentis redukton de repago de la ŝuldo kaj de la interezoj, kiuj dum la jaroj 2003 ĝis 2026 entute atingos sumon de proksimume dek miliardoj da usonaj dolaroj, en formo de jara redukto de la sumoj pagotaj je 50 ĝis 90 %.

Oficialaj pravigoj de tiu rezulto estis, ke Kabila regis la ekonomiajn parametrojn stabiligante la monon kaj ke li traktadis kun la ribeluloj por krei unuigon de la lando. Tamen, en la ĉiutaga vivo de la konganoj, ŝanĝo apenaŭ videblas, kvankam la mono estas preskaŭ stabila dum du jaroj. Kiam Kabila iĝis prezidanto, unu usona dolaro kostis 350 kongajn frankojn kaj nun 430. La konganoj ankoraŭ estas en la mizero kaj suferas pro malsato, malsano, ktp. Aliaj plu ekspluatas la riĉaĵojn de Kongo.

Serge ZANDANDU NTOMONO ZOLA

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Vieno grave profitos de la EU-plivastigo

Vieno apartenas al la urboj, kiuj grave gajnos ekonomie rezulte de la EU-plivastigo, kiu komenciĝos la 1an de majo 2004 per la akcepto de la unua grupo de dek landoj el meza kaj orienta Eŭropo.

Tiu regiono estas kaj restos unu el la bazaj eŭropaj merkatoj kun grandaj ŝancoj estonte. La jaroj 1989-1999, post la malfermo de tiu parto de Eŭropo al Okcidento, alportis al la aŭstra ĉefurbo 40 000 novajn laborlokojn. Tiu pozitiva tendenco daŭros ankaŭ post la EU-plivastigo. Ankaŭ la tendencoj ĉe la viena borso evoluos supren surbaze de la esperoj je negocoj en orienta Eŭropo.

La ekonomiaj avantaĝoj de la EU-plivastigo trovis lokon ankaŭ en la prognozoj. Nur 25 eŭroj kiel EU-elspezoj jare por ĉiu vienano alportos realan kreskopuŝon de la malneta enurba produkto de 0,5 ĝis 0,7 elcentoj. Tio signifas certigon de la vivnivelo, novajn evoluŝancojn por la vienaj firmaoj kaj estigon de novaj laborlokoj.

La urba situo – grava startavantaĝo

Multnombraj aŭstraj kaj pli ol 1000 internaciaj entreprenoj jam lokis siajn centrajn oficejojn en Vieno cele al agado en meza kaj orienta Eŭropo. Rezulte de la EU-plivastigo tiu tendenco estos intensigita, ĉar la granda avantaĝo de Vieno kuŝas en ĝia unika ĝis nun akirita kompetenteco pri orienta Eŭropo, en ĝiaj altkvalifikitaj kaj kreopovaj laboruloj, en la alta vivkvalito kaj ekonomia stabileco. Tiun altan rangon de la aŭstra ĉefurbo en la konkurenco de eŭropaj urboj oni intencas ekspluati kaj plivastigi. Tiucele Vieno lanĉis multnombrajn iniciatojn.

La aŭstra ĉefurbo formas kun la najbarlandoj fortan, interplektitan, mezeŭropan ekonomian spacon kun grandaj kreskoeblecoj. Ĝi estas merkata regiono, kiu estas tre granda kaj alloga por sukcese funkcii ankaŭ en la kondiĉoj de internacia konkurenco.

Translima negocado

La viena regiono estigis per la iniciatoj Translima negoc-kunlaboro por meza Eŭropo kaj Rekta investagentejo-reto limtransirajn ekonomiajn platformojn. Projektevoluo, interŝanĝo de scioj, uzo de sinergioj, iniciatoj en la teĥnologiaj bazaj sferoj, merkatado de la situa loko de la urbo kaj servoj okupas centran pozicion.

Ĉio ĉi ĉefe utilos al la malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, prezentantaj spinon de la viena ekonomio. Tiuj entreprenoj povos eluzi per specialaj subtenoj la avantaĝojn de la EU-plivastigo.

Pli da laborlokoj, pli alta aĉetpovo

La novaj taskoj estigos multajn novajn laborlokojn kaj certe plialtigos la vivnivelon. Tio sendube stimulos la vienan labormerkaton.

Pere de la sepjara transira periodo post la unua EU-plivastigo ekde 2004 Vieno povos plani anticipe – konforme al la ekonomia situo – sian labormerkaton.

La bonstato de la homoj en la urboj de la enirontaj EU-landoj kunportos ankaŭ novajn bezonojn. Tamen jam nun la vizitantoj el la novaj EU-landoj aĉetas en la vienaj magazenoj varojn je 900 milionoj da eŭroj jare. Krome la vienaj turismaj firmaoj ĝojas pri la alveno de ĉiu nova turisto.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Vojaĝo en brakseĝo

En MONATO 2003/7-8 tre plaĉis al mi la artikoloj de W. H. Simcock, precipe la priskribo de norda Portugalio. Espereble li faros pliajn kontribuojn estonte. Ĉar nuntempe mi preferas „vojaĝi” en la brakseĝo ol efektive.

B. N.
Britio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

„Incesta” gemeto

Mi trovis tre interesa la artikolon de Donald Broadribb pri la traduko de la verko La baptofilino de Jon Mirande el la eŭska fare de Joxemari Sarasua (MONATO 2003/5, p. 19-20). Mi ne legis tiun libron, sed eĉ se la aŭtoro de la artikolo pensas, ke ĝi ne estas „pornografia”, laŭ la artikolo, mi opinias ke ĝi estas iomete incesta.

Daniel HOUGUET
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Vaskoj kaj ETA

Jen kelkaj detaloj, kiujn Alos i Font forgesis en sia artikolo en MONATO 2003/4 p. 10:

ETA (Euskadi ta Askatasuna, Eŭskio kaj Libereco) komencis sian armitan karieron en 1960, mortigante unujaran infanon per bombo. De tiam ĝi mortigis 815 homojn (inter ili pli ol 20 infanojn). Lastatempe ETA elektas siajn viktimojn inter la politikaj partioj ne-naciistaj. La monfontoj plej uzataj por sin financi estas la kidnapo, la eldevigo kontraŭ vaskaj entreprenistoj (t.n. imposto por la revolucio) , kaj kelkaj laŭleĝaj firmaoj (kiel ŝajne, ĵurnaloj), kaj en Hispanio kaj en sud-amerikaj landoj. Demando: Se vaska popolo vere apogas ETAn, laŭ radikale sendependentisma mesaĝo, kial ETA bezonas tiajn perfortajn agmanierojn?

Rilate al la kulpigo pri partia agado al iu juĝisto, direndas ke Hispanio estas moderna demokratia ŝtato funkcianta surbaze de la disiĝo de la potencoj: la leĝodona, la ekzekutiva kaj la juĝa. La demokratia sistemo juĝu, ĉu tiu juĝisto agas sendepende.

La partio reganta en Vaskio estas la Vaska Nacia Partio (PNV). Ĝi devenas el Bizkai Buru Batzar [biskáj burú bacár] (Biskaja ĉefkomitato), fondita de Sabino Arana (1865-1903) en la jaro 1895. Jen unu el liaj diraĵoj: „La biskajanoj (el Biskajo, vaska provinco) estas devigitaj kaj lerni sian nacian lingvon kaj ne instrui ĝin al la hispanoj. La lingva diferenco nin protektos kontraŭ kontakto kun la hispanoj, evitante tiel la kruciĝon inter la du rasoj.” Li opiniis la vaskinojn edziniĝintajn kun hispanoj, malrespektindaj, ĉar ili miksiĝis kun „la plej malŝatinda kaj fia raso el Eŭropo”. Nuntempaj altrangaj PNV-anoj plu uzas la rasan diferencon kiel varbilon.

La granda dialektiĝo de la vaska lingvo, la forta influo de la kastilia (t.e. la hispana lingvo), kaj la diktaturo de Franco [franko] (1936-1975), kiu malpermesis alian lingvon krom la kastilia, lasis ĝin ĉe risko de malapero. En 1978 la hispanoj donis al si konstitucion, kiu rekonas kaj protektas kiel proprajn la diversajn lingvojn de Hispanio. Nuntempe la vaska, ĝuas bonfarton. Fermo de la ĵurnalo Egunkaria [egúnkarjá] (La ĵurnalo) ne estas atako kontraŭ la vaska, sed memdefendo kontraŭ teroristoj.

Albert Einstein [ajnŝtajn] diris: „Naciismo estas infana malsano. Ĝi estas la homara morbilo.” Aŭtonoma registaro devus unue liberigi la vaskan penson, nune rabitan de la perfortuloj. Ŝtata registaro devus modifi la hispanan konstitucion kaj starigi referendumon, por ke la vaskoj decidu pri sia propra estonteco.

MADRIDANO
Hispanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sobig-F

Fine de aŭgusto, dum mi ĝuis miajn malmultajn feritagojn en idilia loko de Nederlando, kolegino mia el la laborejo sendis panikan poŝtelefonan mesaĝon, kiu tekstis, ke la poŝtoservilo de la retregiono esperanto.be, tiu, en kiu gastas MONATO, estas infektita de viruso. Mi ne tuj ekpanikis, ĉar laŭ mia modesta kompreno de la funkciado de la poŝtoservilo, tio tute ne eblas. Almenaŭ neniu el la ĝis nun konataj virusoj povus infekti ĝin. Kiam mi revenis al la oficejo, mi trovis, ke la faktoj pravigis mian supozon. La poŝtoservilo esperanto.be estis sana kaj sekura.

Sed kio do okazis? Kial la panika mesaĝo? Nu, alvenis en la oficejo dekoj da mesaĝoj de personoj, kiuj diris, ke ili ricevis infektitan mesaĝon de info@fel.esperanto.be. Eĉ servilestroj de iom grandaj kaj renomaj firmaoj sendis (aŭtomatajn) retleterojn por averti nin pri la danĝera situacio, kiu laŭ ili regas ĉe ni. Kial ili do sendis tion, se neniu infekto endanĝerigis la servilon?

Multaj komputiloj en la mondo estis infektitaj de la viruso Sobig-F. Tiu viruso sendas kopiojn de si mem al ĉiuj retadresoj, kiujn ĝi povas trovi en la infektita komputilo. Krome ĝi elektas unu adreson el ili, kaj uzas ĝin kiel ŝajnan sendadreson. En kelkaj komputiloj, ekzemple en Ĉinio kaj Estonio, tiu viruso hazarde elektis la adreson info@fel.esperanto.be kaj tiel „nianome” disvastigis sin al centoj aŭ miloj da senkulpaj uzantoj. Kelkdekoj el ili, tute bonintence, skribis al la falsita adreso info@fel.esperanto.be.

Se ankaŭ vi, kara leganto, ricevis viruson, kiu ŝajne venis de FEL, bonvolu ne grumbli al ni. Por vere ekscii, kies komputilo sendis la viruson, necesas atente studi la kapon de la retmesaĝo kaj scii iom pri la interreta mekanismo. Eble mi verkos artikolon pri tio baldaŭ kaj proponos ĝin al la redaktoro de la rubriko Komputado. Cetere, tiu rubriko ĉi-numere post longa paŭzo fenikse revenis. Mi deziras al vi interesan legadon!

Sincere via,

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kiu sendis al mi tiun viruson?

En la enkonduko de la oktobra numero de MONATO Paul Peeraerts skribis pri virusoj, kiuj kaŝas la retadreson de la persono, kiu distribuis ilin. Kiel oni tamen povas ekscii, kiu estas la kulpulo, vi povos legi en tiu ĉi artikolo.

Se oni ricevas retmesaĝon kun aldonita viruso, iuj emas simple alklaki la Respondu-butonon de sia poŝtilo por averti la sendinton. La ideo skribi al la sendinto estas tre bona, ĉar plej ofte tiu tute ne konscias pri la plusendita viruso. Sed uzi tiucele la Respondu-butonon ĝenerale ne havas sencon. La granda plimulto de la lastatempaj virusoj falsas la sendadreson. Se vi do ricevas infektitan retmesaĝon de sinjoro.ikso@esperanto.be, tiu sinjoro Ikso plej verŝajne tute ne kulpas kaj havas neinfektitan komputilon.

Kies komputilo vere kulpas do?

Por ekscii, kies komputilo kulpas, necesas atente rigardi la ĉapon de la retmesaĝo, kiu enhavas la viruson. Parto de tiu ĉapo povas ekzemple aspekti jene:

Return-Path: <info@fel.esperanto.be>
Received: from mx2.xs4all.be (mx2.xs4all.be [195.144.64.130]) by fel.esperanto.be with ESMTP (Mailtraq/2.3.1.1415) id FEL DE16BFB1 for fleja@esperanto.be; Wed, 03 Sep 2003 14:29:50 +0200
Received: from fel.esperanto.be [217.136.224.210] by mx2.xs4all.be (8.12.9/8.12.9) with ESMTP id h83CSkhd006494 for <fleja@esperanto.be>; Wed, 3 Sep 2003 14:28:48 +0200

En tiu ĉapo vi trovu la plej suban linion, kiu komenciĝas per la vorto Received. En tiu linio vi trovu la IP-numeron aŭ retnumeron de la sendinta komputilo. La retnumero konsistas el kvar nombroj inter 0 kaj 255. En la supra ekzemplo la retnumero estas do 217.136.224.210. Nun vi uzu iun retregion-serĉilon (angle: DNS look up service), ekzemple samspade.org/, kaj tie apud la butono Do stuff vi tajpu 217.136.224.210. La respondo estos adsl-fix.skynet.be. Tiel vi scios, ke la sendinto havas komputilon en la retregiono skynet.be, kaj ne, kiel ŝajnigas la sendadreso, en la regiono fel.esperanto.be. Se vi mem konas personon, kiu havas retadreson, kiu finiĝas per skynet.be, tre verŝajne ties komputilo estas infektita, kaj tiam vi povas averti lin. Se vi ne konas iun tie, vi povas skribi al la estro de skynet.be (samspade.org/ informos vin pri la nomo kaj adreso) kaj averti, ke la komputilo 217.136.224.210 estas infektita. Iuj servilestroj ŝatos tion kaj tuj avertos la koncernaton, sed aliaj, plej ofte en tre grandaj entreprenoj, neglektos vian mesaĝon, ĉar ĝi postulas de ili tro da laboro. Se ekzemple en tiu retregiono estas multaj klientoj, kiuj nur de tempo al tempo interretumas, povus esti, ke la numero 217.136.224.210 apartenas jen al unu kliento, jen iom poste al alia, kaj tiam necesus serĉi en la arkivo por ekscii, kiu sendis la mesaĝon en tiu preciza momento.

Kiel vidi la tutan ĉapon?

Se vi jam tuj elprovis tion supre skribitan, vi eble komentis, ke vi tute ne vidas la vorton Received. Jes, multaj poŝtiloj kaŝas parton de la ĉapo, kaj necesas malkaŝi ĝin. En Eudora vi malfermu la mesaĝon kaj poste alklaku la BLABLA-butonon. En Hotmail vi alklaku Rigardu la fonton de la mesaĝo. En Outlook Express vi alklaku la menuon Rigardu kaj poste la menueron la tutan ĉapon. Por aliaj poŝtiloj vi serĉu en la helpo-dosieroj sub „tuta ĉapo”, „montru ĉapon” aŭ io simila.

Trovi la posedanton de infektita komputilo postulas iomete da sperto kaj da tempo. Sed plej ofte la kompatinda uzanto estos danka, ke vi informis lin.

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Simpation al palestinanoj

Se MONATO ne enuas pro tro longa diskutado, jen mia impreso pri la respondo de Aleksandro Gofen (MONATO 2003/9, p. 6) rilate al la kontrasto: Israelo – palestinanoj. El ĉio respondita (vera aŭ versimila, ne gravas) oni rajtas dedukti, ke teritorio, kun sia popolo, okupata de proksima kaj malproksima ŝtatoj, povas esti konsiderata nenies tero kaj denove okupinda kaj konsiderinda komercebla en interŝtataj traktatoj. Ĉu ege moderna koncepto pri la homaj rajtoj? Krome, la teritorioj okupataj akirus, tiuokaze, la dignecon de ŝtato kun 150 (eble pli da) enklavoj sendependaj kaj asociitaj al alia ŝtato. Kaj kelkaj volus ke tia popolo, tiel okupite sendependigota, ne ribelu, kaj, se ĝi ekribelus, oni rajtus helppeti la internacian solidarecon kontraŭ ĝi!

Armando ZECCHIN
Italio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

La germana kiel mondlingvo

Mi ĝuis la rakonton „pri aktuala problemo laŭ iom alia vidpunkto” de Thierry Salomon en MONATO 2003/9, p. 25-26. Eble tiu aŭ tia rakonto en nacia lingvo en nacia gazeto kapablus malfermi la spiriton de komprenemaj ne-esperantistoj ...

Leo DE COOMAN
Belgio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Jes kaj ne

Jese al leĝo-ŝanĝo rilate prostituadon, nee al eŭtanazio: jen la rezultoj de balotoj en la nov-zelanda parlamento fine de junio. Ambaŭkaze la parlamentanoj voĉdonis laŭ propra konscio, anstataŭ kiel kutime laŭ decido de siaj partioj.

Per 60 poraj kaj 59 kontraŭaj voĉdonoj akceptis parlamentoj proponojn de deputito Tim Barnett, kiu celis leĝigi bordelojn kaj peradon por prostituado, gardi homajn rajtojn de sekslaboristoj kaj protekti ilin kontraŭ ekspluatado, plibonigi bonfarton kaj laboran sanon de sekslaboristoj kaj tiel helpi la publikan sanon, kaj protekti infanojn kontraŭ t.n. seksindustria ekspluatado.

Barnett argumentis, ke antaŭaj leĝoj diskriminaciis kontraŭ sekslaboristoj; ili kondamnis (plej ofte) virinojn, kiuj proponis seksagon al kliento, sed protektis virojn, kiuj serĉis prostituitinojn. Li diris, ke multaj sekslaboristoj suferadas maljustan traktadon fare de dungistoj sed timas plendi. Krome la leĝoj malhelpis disvastigon de informo pri seksmalsanoj.

Etika bankroto

Alia deputito, Marc Alexander, tamen diris, ke la propono ne ŝanĝos industrion bazitan sur krimuloj, narkotaĵoj kaj perforto. Li atentigis, ke en aliaj landoj ŝanĝoj tiaj kondukis al pli da prostituitinoj kaj pli da krimado. Laŭ Alexander, malkrimigi prostituadon kondukos al etika bankroto de estontaj generacioj.

Unu deputito sin detenis dum la parlamenta voĉdonado. Ashraf Choudary [aŝraf ĉaŭdri] de la Laborista Partio rikoltis kritikojn de multaj islamanoj, ĉar li ne voĉdonis kontraŭ la propono. Li defendis sin, dirante, ke li reprezentas ne nur islamanojn en sia parlamenta distrikto sed ĉiujn: pro tio li ne povis decidi. Se Choudary estus voĉdoninta kontraŭ la propono, la ŝanĝoj de Barnett ne realiĝus. La ministro pri virinaj aferoj, Ruth Dyson [dajsn](Laborista Partio), informis poste, ke oni rekonsideros la leĝon post kvin jaroj.

Nehaltigebla malsano

Malpli sukcesa estis parlamenta propono permesi volontan eŭtanazion kaze de nevenkebla malsano. La propono estus permesinta al tiu, kiu mortas dolore kaj malrapide pro nehaltigebla malsano, peti helpon morti. La parlamentanoj unuadebate voĉdonis 57 por kaj 60 kontraŭ la propono. Eĉ se post la kutimaj tri debatoj ili aprobus la proponon, ĝi fariĝus leĝo nur post referenduma jeso de la popolo. Laŭ opinisondo, 70 % de la popolo subtenus la proponon.

La societo por volonta eŭtanazio provis persvadi parlamentanojn sendi la proponon al parlamenta komitato por plena publika debato. Tamen multaj grupoj, religiaj kaj medicinaj, malfavoris la proponon. La estro de la Nacia Partio, Bill English [ingliŝ] pasie kontraŭe parolis.

La proponinto, Peter Brown [braŭn] (Partio Nov-Zelando Unue), diris, ke li volas helpi suferantojn. Li tiel agis, ĉar li spertis la morton de sia edzino pro kancero. Li opiniis, ke la decido ne sendi la proponon al komitato estas malsukceso por demokratio. La parlamento jam en 1995 rifuzis similan proponon.

Paliativa flegado

La asocio de kuracistoj kontraŭis la proponon, kiu dependus de kuracista permeso kaze de ĉiu helpo-peto. Tio postulus maletikan kuracistan konduton. La prezidanto de la asocio, Tricia Briscoe [triŝa briskaŭ] diris, ke celata estu bona paliativa flegado por mildigi la doloron de la ĉevivfinaj pacientoj, ne ilin mortigi. Pacientoj jam havas la rajton rifuzi kuracadon.

Laŭ la propono tiuj, kiuj volas helpon por fini sian vivon, antaŭe petu, ke iu reprezentu ilin, se ili fariĝus mense nekapablaj komuniki siajn dezirojn. La propono priskribis sistemon de volonta eŭtanazio administrata de kuracisto post konsento de du aliaj kuracistoj, kaj post psikiatria taksado, konsilado kaj pripensado de la petinto.

D. E. ROGERS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Varmego suferiga

Mi tre suferas pro varmego; kiam la termometro indikas pli ol 30 celsiajn gradojn, mi ŝvitas eĉ se mi sidas tute senmove, sentas min lamigita, senforta. Nu, dum unu, du tagoj mi eltenas – sed ne dum tutaj ses semajnoj. Tiom daŭris en la somero de 2003 la ekstreme varmega kaj senpluva periodo en Eŭropo, kun temperaturoj de 30 ĝis 40 gradoj en Germanio, kie kutime ni havas meze 25 gradojn tiusezone. Mi suferegis kiel nia pomujo, kiu faligis duonon de siaj fruktoj. Neniam antaŭe ni havis tiom malkontentigan rikolton.

Nun, en aŭtuno, ni havas normalajn temperaturojn. Dume la fakuloj plu diskutas (kaj disputas) pri tiu somero. Unuj asertas, ke ne estis eksterordinara fenomeno, ĉar varmegaj someroj en Eŭropo jen kaj jen aperas en certaj periodoj. Aliaj asertas, ke kulpas la ŝanĝita tutmonda klimato, kaŭzita per venenoj produktitaj (kaj produktataj) de l' homaro, precipe de industriaj landoj. Tion subtenas la fakto, ke ne nur en Germanio sed en la tuta Eŭropo kaj en kelkaj regionoj alikontinentaj oni konstatis nekutimajn veter-fenomenojn. Mi persone inklinas al la dua opinio, ĉar laŭ mia propra observado jam de multaj jaroj la vetero iel tiel frenezas ĉe ni. Kiam mi estis infano, la vintroj estis malvarmaj kun multa neĝo, pri kiu ni tre ĝojis, ĉar ni povis multe sledi, skii kaj sketi. La someroj estis varmaj (sed ne varmegaj), pri kio ni tre ĝojis, ĉar ni ofte povis baniĝi. Miaj genepoj kutime devas esti kontentaj pri unu, du tagoj kun neĝo, tamen kutime povas pli multe naĝi dum pli varmaj someroj ol mi povis ĝui. Nu, ni atendu la venontan vintron; eble ĝi estos same stranga kiel la antaŭa, kiam dum kelkaj semajnoj ni havis frostajn temperaturojn, sed neniun neĝon.

Sendepende de tio: ĉu vi ankaŭ (denove) konstatis, ke la vetero estas ideala komunik-rimedo? Kun tute fremdaj homoj mi konversaciis ĉi-jare – pri la vetero. Jes, ĝi estas natura temo por kontakti kunsuferantojn kaj kungrumblantojn. Jen do, ĉiu malbona afero havas ankaŭ bonan flankon, ĉu ne?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kompatindaj irakanoj

Ĉu kritikintoj nun triumfu aŭ ploru pro rezultoj de la Irak-milito? Ĉiuj iliaj avertoj kaj prognozoj, ĉiuj protestoj de centmiloj da manifestaciintoj kontraŭ tiu krim-milito montriĝis pravaj. Duonan jaron post milit-fino Irako estas komplete malstabila kaj ĥaosa, regas ne ordo kaj paco sed krimado kaj teroro, malsato kaj malriĉo. La okupaciajn armeojn plagas sabotado kaj kaŝpafistoj – ĝuste kiam mi skribas tiujn ĉi liniojn, radio denove informas pri mortigo de usona soldato per grenado. Jam mortis en Irako pli multaj usonaj armeanoj post la fulm-milito ol dum ĝi. Sekretaj servoj supozas, ke enfiltriĝis en la postmilitan landon teroristoj de fifama Alkaido, kiuj tute ne troviĝis tie sub la reĝimo de despoto Sadam Husajn [sadám husájn] (kvankam Usono asertis tion).

Mensogoj, mensogoj

Eĉ pli terure: argumentoj de la usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] kaj de la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea] por tiu milito montriĝis ne nur malpravaj sed eĉ falsitaj. Ambaŭ piaj kristanoj mensogis por akiri konsenton de siaj parlamentoj por krima milito kontraŭ islama lando, en kiu, cetere, vivas ankaŭ konsiderinda malplimulto da kristanoj (kiom da ili, krom miloj da islamanoj, mortis per tiu krucmilito, neniu scias). La plej granda eraro de Bush kaj Blair evidente estis, ke irakanoj akceptos ilin per ĝojaj koroj kaj florbukedoj, se ili liberigos la popolon de diablo Sadam Husajn. Jes, ili forbalais lian teroran reĝimon – kvankam li mem ankoraŭ vivas – ili venkis facile kontraŭ mizera armeo, subaĉetinte per milionoj da dolaroj irakajn generalojn.

Iluzio naiva

Sed estis naiva iluzio de Bush kaj Blair, ke postmilite la iraka popolo sen iu ajn rezisto akceptos okcidentan demokration kaj kun danko transprenos la usonan manieron vivi. Male, plej granda parto de la iraka popolo blasfemas pri usonanoj kaj britoj, kiuj ne kapablas certigi por la loĝantoj eĉ minimumajn vivbezonojn. Anstataŭ floroj irakanoj ĵetas ŝtonojn al la okcidentaj soldatoj, kaj ekstremistoj uzas pli mortigajn batalilojn. Montriĝis, ke Vaŝingtono havis nur la celon forigi despoton (kaj gajni gravan naftokampon), sed neniun koncepton por rekonstrui landon mizerigitan antaŭe de Sadam Husajn kaj poste detruitan komplete per okcidentaj bomboj. Nun oni ofte legas kaj aŭdas, ke usonanoj miras pri la problemoj en Irako, komparante la situacion kun postmilita Germanio: ĉu ne bonege funkciis redemokratiigo de la venkita nazia Germanio, ankaŭ komplete detruita? Tiuj naivuloj pretervidas, ke oni ne povas kompari okcidentan landon kun araba Irako.

UN en dilemo

En tiu ĉi por Bush kaj Usono fatala situacio, fine kompreninte ke eĉ superpotenco sola ne kapablas pacigi Irakon, Bush nun ne petas sed postulas helpon de aliaj ŝtatoj; ili donu soldatojn, sed precipe monon por rekonstrui krime detruitan landon. Sed aroge Bush volas plue sola decidi, kiuj faru kion; jes, Unuiĝintaj Nacioj (UN) helpu, sed ne ordonu. UN (kaj registoj franca, germana kaj rusa, krom aliaj) kontraŭis tiun militon; UN fidelis al sia idealo, malhelpi militon kaj batali por paco kaj precipe homaj rajtoj. Sed nun ĝi troviĝas en dilemo: simple plenumi la postulojn de Bush signifus postfare pravigi krimon kontraŭ internacia juro kaj homaj rajtoj; ne helpi signifus krimi kontraŭ mizere suferantaj irakanoj kaj homaj rajtoj. Espereble UN, mem trafita per atenco, pro kiu mortis ĝia reprezentanto en Bagdado, sub gvido de sia ĝenerala sekretario, lerta kaj sperta Kofi Annan, trovos kompromisan solvon, kontentigan por ĉiuj partioj en tiu diplomatia marĉandado.

Sufero kaj mizero

Tion ni esperu precipe en la intereso de l' iraka popolo. Dum jardekoj ĝi suferis kaj mizeris ne nur pro despota reĝimo sed ankaŭ pro sankcioj kontraŭ Irako, kiuj laŭ intenco de Usono trafu Sadam Husajn, por tiel faligi lin. Vaŝingtono simple ne volis kompreni, pri kio avertis eŭropaj registaroj, ke tiuj sankcioj ne trafis la despoton, kiu facile povis spiti ilin kaj kun siaj kompanoj vivadi lukse, sed ke ili trafis nur la ordinaran popolon, kiun la diktatoro povis kredigi pri kulpo okcidenta. En printempo irakanoj suferis pro milito, nun pro ĝiaj sekvoj, kiujn ne kapablas forigi la okupaciaj armeoj. Ni ne kompatu erarintajn Bush kaj Blair, sed senperspektivan popolon, kiu falis el unu terura malbono en alian eĉ pli teruran.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Misinformaj komentoj

Kiam Aleksandro Gofen asertas (MONATO 2003/9, p. 6), ke „Israelo nenion aneksis de Palestino, ĉar tiu ŝtato simple neniam ekzistis”, li esprimas absurdan sensencaĵon. Lasu min respondi, ĉar kiel jura konsilisto de la Prezidanto de Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) dum la sestaga milito en junio 1967, mi tamen posedas certajn sciojn pri la afero kaj pri la internacia juro. Do nur mallonge: la konsilia rezolucio 242 unuanime akceptita la 22an de novembro 1967 estas kaj restas la roko sur kies principoj devas baziĝi iu ajn paca solvo de la senfina konflikto. En tiu rezolucio la Konsilio, emfazante, ke la akiro de teritorio per milito estas nepermesebla, konfirmas, ke justa kaj daŭra paco en Mez-Oriento necesigas la aplikadon de la du sekvantaj principoj: (1) la retiriĝo de israelaj armitaj fortoj de teritorioj okupataj dum la ĵusa konflikto kaj (2) la respekto de la vivorajto kaj sendependeco de ĉiuj ŝtatoj en la areo (notu, ke la rezolucio ne parolas pri ĉiuj ekzistantaj ŝtatoj kaj do allasas la eblan ekeston de nova(j) ŝtato(j)).

Supraĵe juĝate Aleksandro Gofen pravas, ke Israelo neniam aneksis la palestinajn teritoriojn, t.e. jure kaj formale enprenis ilin en la israelan ŝtaton (sed multaj homoj jam forgesis, ke la israelanoj ne hezitis aneksi orientan Jerusalemon kaj la siriajn teritoriojn, kiujn ili okupas). Ne, anstataŭe Israelo praktikas malrapidan, laŭgradan kaj ŝtelan aneksadon konstruante kaj pligrandigante „novajn vilaĝojn por siaj civitanoj” laŭ Aleksandro Gofen mem. Sed ĝuste tion malpermesas la internacia juro. La Kvara Ĝeneva Konvencio de la 12a de aŭgusto 1949 preskribas, ke okupanta ŝtato ne rajtas esence ŝanĝi la staton de fremda aŭ pridisputata teritorio kaj ne rajtas tie loĝigi siajn civilulojn. Alivorte ĉia koloniado estas strikte malpermesata. Tiun konvencion ratifis Israelo la 6an de julio 1951 kaj tial Israelo klare malrespektas ne nur ĝeneralajn regulojn de internacia juro, sed ankaŭ sian propran akceptitan interkonsenton. Same la nova muro aŭ barikado, kiun nun konstruas Israelo, estas ankaŭ kontraŭleĝa tiagrade, ke ĝi entrudiĝas sur eksterisraelan teritorion.

Dum la israela-palestina pintokunveno en Camp David [kemp dejvid] (Usono) en julio 2000 ĉefministro Ehud Barak [ehúd barák] proponis ne 98 % sed 90 % el la pridisputataj teritorioj al la palestinanoj kaj laŭ stranga koincido la lastaj 10 % kiujn ŝatus reteni la israelanoj enhavas la plej fekundajn terojn kaj la plej akvoriĉan grundon. Aliflanke Barak rifuzis detalan diskuton pri la problemo de la rifuĝintoj, kvankam la jam menciita rezolucio 242 postulas justan solvon ankaŭ de tiu demando. Vi vidas, ke la israela propono ne apartenas al la plej malavaraj. Fine Aleksandro Gofen devus kompreni, ke terorismo ne estas iu abstrakta fenomeno, sed ke lokan terorismon nutras lokaj kondiĉoj. Se dum pli ol triona jarcento, dum pli ol 13 000 tagoj Israelo submetas la palestinanojn al arbitra kaj degradanta okupado, ĉu strange se homoj kiuj neniam spertis personan aŭ kolektivan liberecon ekprovokas pro frustriĝo?

Cetere oni ne forgesu, ke la plej terurajn kaj hontindajn teroragojn en la areo faris israelanoj antaŭ kaj post la Deklaro de Sendependeco. Ekzemple en julio 1946 israelaj teroristoj eksplodigis Hotelon David en Jerusalemo kaj mortigis preskaŭ 100 britajn soldatojn kaj grave vundis saman nombron de militistoj. En aprilo 1948 aliaj teroristoj atakis la palestinan vilaĝon Dir-Jasin [dirjasín] kaj masakris pli ol 200 virojn, virinojn kaj infanojn. La 17an de septembro 1948 alia grupo murdis la mediacianton de UN, grafon Folke Bernadotte [bernadót], laŭ zorge preparita plano. Li estis la plej altranga UN-diplomato iam ajn mortigita dum deĵoro. Tiujn teroristojn oni neniam arestis, male, du el iliaj estroj fariĝis ĉefministroj de Israelo.

Noto de la aŭtoro: Folke Bernadotte (1895-1948) estis la estro de la Sveda Ruĝa Kruco kaj printempe 1945 li liberigis kaj savis – post persona interveno kaj intertraktado kun Heinrich Himmler [hajnriĥ himler] – centojn da danaj kaj norvegaj, ankaŭ judaj kaptitoj el naziaj koncentrejoj. Do lia murdo estis speciale kaj aparte abomena.
Eskil SVANE
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Neniu paco sen interkonsento

Antaŭ du jaroj en Makedonio okazis interna milito inter ribelantaj armitaj etnoalbanoj kaj etnomakedona ŝtato. Sekve mortis multaj civiluloj, dum estis detruataj tutaj vilaĝoj. La internacia komunumo intervenis, kaj finfine oni akceptis la tiel nomatan interkonsenton de Ohrid subskribitan de reprezentantoj de etnoalbanoj, etnomakedonoj kaj Eŭropa Unio (EU).

La interkonsento staris sur kvar kolonoj: oficialigo de la albana lingvo, proporcia dungo de albanoj en ŝtataj organoj kaj administracio, amnestio por eksaj batalantoj de naciliberiga armeo UÇK, kaj malcentralizo de la loka ŝtatpotenco. Dume la eksa naciliberiga armeo, estrata de Ali Ahmeti, transformiĝis en politikan partion, kiu en la lastaj naciaj balotoj fariĝis eĉ registara partio kune kun socialistoj. La partio celis integriĝon kaj stabilecon de la makedona ŝtato: tial subtenis ĝin ankaŭ la internacia komunumo.

Ironie

Sed ĉu interkonsento envere estiĝis? Laŭ Arbër Xhaferri [arber ĝaferi], opozicia etnoalbana gvidanto, neniu el la kvar ĉefaj kolonoj de la interkonsento konstruiĝis. La albana lingvo ankoraŭ ne estas uzata dogane, police, ktp. Kaj ironie estas, ke fruseptembre etnomakedonaj ŝovinistoj manifestaciis en la plejparte de albanoj loĝataj Skopje kaj Manastir (kie en 1908 albanaj klerigistoj kunvenis por difini la albanan alfabeton) kontraŭ malfermo de albanlingvaj paralelaj klasoj en la ekonomia mezlernejo kaj la gimnazio. Rezulte la registaro nuligis la klasojn.

Krome albanoj ankoraŭ ne estas dungataj en armeo, polico, prokurorejo, eduksistemo, sansistemo, ktp proporcie al ilia popolnombro. Tion oni povas tuj konstati, eĉ en regionoj kompakte loĝataj de albanoj, kiel Tetovo kaj Gostivar. Aldone, la loka ŝtatpotenco ankoraŭ ne malcentraliziĝis.

Registaro, en kiu superregas etnomakedonoj kaj iliaj partioj, ne volas dividi la komunan riĉaĵon kun albanoj kaj plejeble sabotas plenumon de la Ohrid-interkonsento, proponante neraciajn projektojn kaj solvojn neakcepteblajn por albanoj kaj malutilaj al ili.

Universitato

Feliĉe okazas ankaŭ decidoj kuraĝigaj, kiel tiu de la registaro por finfine oficialigi la albanan universitaton de Tetovo, kiu jam de naŭ jaroj memfinanciĝas, kaj por malfermi albanlingvajn klasojn en difinitaj mezlernejoj. La etnomakedonaj partioj devas finfine ekkompreni, ke Makedonio estas jam multetna ŝtato, kiu ne povas ekzisti sen komprenemo kaj subteno de loĝantoj ne nur makedonaj.

Fakte albanoj estas aŭtoktonaj en okcidenta Makedonio kaj krome, per privata agado, enspezigas notinde la ŝtatan buĝeton de tiu ĉi malgranda balkana lando. Dume la albana registaro en Tirano subtenas la registaron de Makedonio: ĝi faras plejmulton por kontraŭi la tiel nomatan nacialbanan armeon AKSH. Lastatempe kelkaj el ĝiaj gvidantoj estas enprizonigitaj en Albanio kaj prijuĝotaj.

Tamen sen plenumo de la interkonsento de Ohrid ne povos ekzisti paco en Makedonio.

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Novaj direktoj al la estonto

En 1997 amikoj de Kosovo kaj aliaj aktivuloj fondis Reton de Kosova Agado (angle Kosovo Action Network, aŭ KAN). En la reto laboras i.a. en- kaj ekster-landaj studentoj, profesoroj kaj aliaj spertuloj, ĉiuj unuiĝintaj pro idealoj de libereco, demokratio kaj amikeco inter la popoloj kaj la diversaj etnoj.

La agado de KAN trairis jam kelkajn fazojn: unue ĝi atentigis pri la genocido de la serba ŝtatpotenco de Milošević kontraŭ albanoj kaj aliaj neserboj en Kosovo; poste ĝi informis pri la masakroj de civiluloj kaj aparte de virinoj, infanoj kaj maljunuloj. Krome ĝi agis por trovi tiujn, kiuj malaperis dum la konfliktoj. La plejlasta fazo celas la estonton, precipe la demokratian, ekonomian, kulturan, politikan kaj socian disvolviĝon de Kosovo, tiel pretigante la kondiĉojn por peti aliĝon al Eŭropa Unio. Tion celis ankaŭ konferenco okazinta antaŭ nelonge en Priština, regiona ĉefurbo, laŭ temo Novaj Direktoj.

Senlaboreco

Kosovo frontas al pluraj problemoj: ekzemple senlaboreco, kiu pli pezus, se ne kunagus internaciaj organizaĵoj por dungi multe da civitanoj. La antaŭaj sociaj entreprenoj ne plu estas profitodonaj: ilin modernigi kostus tro da mono. Restas zorgoj pri postrestintaj teknologioj kaj pri poluado, tamen oni progresas: ekzemple ĉe la centralo en Obiliq konferencanoj rimarkis filtrado-sistemon konstruatan por limigi nocajn ellasaĵojn.

Krome la ekonomikisto Dritan Tali raportis, ke 85 % de la varoj en Kosovo devenas de eksterlando. Kritikindas ankaŭ decido de privatigo-instanco, ke profitoj tiel rikoltotaj ne restos en Kosovo. Tiel, laŭ la ekonomikisto, ne kreiĝos la 30 000 novaj laborlokoj jare bezonataj simple por reteni la nunan vivo-nivelon. Riproĉendas ankaŭ bankoj, kiuj krediton ofertas nur kontraŭ alta interezo, kio malutilas al novaj industrioj. Maltrankviligas ankaŭ la pozicio de virinoj en kosova socio. Analfabeteco inter virinoj kvaroble pli altas ol ĉe viroj, kaj ĝis 70 % de knabinoj ne plu studas post la elementa lernejo. El 3000 gazetaraj artikoloj, laŭ unu raporto, nur 20 pritraktis virinajn aferojn.

Holokaŭsto

Konferencanoj povis renkonti diversajn etnogrupojn en Kosovo kaj informiĝi pri ilia nuna situacio. Kunsido kun virinoj el Gjakova [ĝakova] impresis: mankis al ili edzoj kaj filoj arestitaj kaj malaperintaj ie en Serbio. Ankaŭ el la vilaĝo Malgranda Kruŝa (albane: Krushë e Vogël, serbe: Mala Kruša) malaperis pli ol 150 homoj el 550 tieaj loĝintoj. Kortuŝis individuaj rakontoj: la vidvino de Halim Hajdari raportis, ke serboj mortigis ŝian edzon kune kun kvin el ŝiaj filoj; eskapis nur la sesa, kiu kaŝis sin en arbaro. En apuda vilaĝo Granda Kruŝa (albane: Krushë e Madhe, serbe: Velika Kruša) oni malfermis muzeon dediĉitan al la viktimoj de „holokaŭsto”: raportis instruisto, ke inter la 25a kaj la 27a de marto 1999 grupo da serboj masakris 211 personojn kaj bruligis 793 domojn.

La reĝimo de Milošević faris plejeblon por kaŝi la krimojn, forbruligante kadavrojn aŭ forportante ilin en Serbion. Sed suferis ne nur vilaĝanoj; ankaŭ romaoj kvazaŭ estis sklavigitaj dum la genocido kontraŭ neserboj. Eĉ nun la stato de romaoj maltrankviligas: tendaro ekzemple en Plementin, apud Priština mizeras; mankas eĉ bazaj nepraĵoj, kiel pano.

En Mitrovica ne plu gardas la blankan ponton trans rivero Ibri serbaj, sed francaj soldatoj. Ekzistas planoj por reunuigi la du partojn de la urbo, tamen en norda Mitrovica la tieaj serboj montris sin plu tre agresemaj. Sed unu el la konferencanoj, la 30-jara Nenad Rikolo, diris: „Mi opinias, ke la kunvivo de serboj kun albanoj estas tre ebla kaj la sola vojo al nia estonto.”

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kreskas kunlaboro

En septembro 2003 la ŝtatprezidanto de Irlando, Mary MacAleese [mejri makalis], vojaĝis al la insulo Skye [skaj] (gaele: Eilean Sgitheanach) en la gaellingva regiono de okcidenta Skotlando. Tie ŝi vizitis la instituton de superaj studoj Sabhal Mór Ostaig [soŭl moor ostek], parton de la Universitato de la Skota Altaĵo (norda Skotlando). Sabhal Mór estas la sola skota universitata instituto, en kiu ĉiuj studobjektoj, eĉ teknikaj, estas instruataj tute en la gaela lingvo.

S-ino MacAleese emfazis la gravecon konservi la gaelan kaj en Skotlando kaj en Irlando kaj fortigi kulturajn ligojn inter la du landoj. La direktoro de la instituto, s-ro Gillies [gilis], bonvenigante s-inon MacAleese, diris, ke ĉar Skotlando ne havas gaelan prezidanton Irlando devas dividi sian kun Skotlando.

Festivalo

La vizito daŭrigas la kulturan kaj lingvan interŝanĝon antaŭ nelonge iniciatitan inter gaeloj en Irlando kaj Skotlando. En la sama monato, kiam MacAleese estis en Skye, okazis festivalo de gaela kulturo, en kiu partoprenis homoj el la Irlanda Respubliko, Nord-Irlando kaj Skotlando.

La eventoj okazis sur la nordirlanda insulo Rathlin [rahlin, ratlin] (gaele: Reachraí) kaj sur Islay [ajli] (gaele: Íle), unu el la sud-hebridaj insuloj, kie funkcias alia parto de la Universitato de la Skota Altaĵo. Tia oficiala lingvokultura interŝanĝo kaj kunlaboro estas relative nova fenomeno en la najbaraj keltaj landoj.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

„Konvenciaj armiloj”

En sia trafa „Taglibro de l' milito” (MONATO aprilo 2003, p. 15) Paul Gubbins misuzas anglismon konvenciaj armiloj. En la usonangla conventional weapons [konvénŝonal ŭepons] signifas „neatomaj armiloj”.

Gaston RISTE
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Sklaveco en Germanio

Legante la artikolon „Sklaveco en fungejo” (MONATO 2003/5, p.14) ŝajnis al mi la tieaj laborkondiĉoj preskaŭ paradizaj kompare kun tiuj en Germanio. Laŭ la nova leĝo senlaboruloj devas akcepti iun ajn laboron, kies salajro ne malsuperas la senlaborecan subtenon. En mia kazo tio estas 152 eŭroj semajne, respektive 665 monate. Minimuma salajro en Germanio orientiĝas tiel laŭ la alteco de la senlaborula subteno. Ŝpari 330 eŭrojn monate, kiel tiuj litovaj „sklavoj”, estus por mi – eĉ kun 200-eŭra semajna salajro – neatingebla revo pro la altaj vivkostoj en Germanio. La subteno estas laŭ la opinio de modernaj sklavoposedantoj ankoraŭ tro alta kaj la registaro planas redukti ĝin ekde la venonta jaro sur la nivelon de la t.n. sociala helpo (295 eŭroj monate + kostoj por loĝado). Sklaveca laboro, kiu en Irlando okazas nur kontraŭleĝe, estas en Germanio leĝigita de la registaro, kiu nomas sin sociala.

Jiri PROSKOVEC
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Faktoriĉa kontribuo de Eskil Svane

Kun multe da interesiĝo mi legis la vortojn de Eskil Svane (MONATO 2003/11, p. 6). Estas plezuro legi lian faktoriĉan kontribuon. Ĉu sinjoro Svane ne pretus pli ofte kunlabori kun MONATO? Certe tio signifus riĉigon por la revuo.

Ilona KOWALSKA
Pollando

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Du mil tri

2003 restos en nia memoro kiel Internacia Jaro de Mensogoj. Mensloge kaj akrabate akrobatis ne nur – kiel sufiĉe ofte kaj vaste kaj draste malkaŝite dum la jaro – ver-tordaj avert-asertoj de Buŝo kaj Blero. Ankaŭ cenzur-inklina ĉina registaro mensogis pri emisiaj dimensioj de brutala malsano sarso, kiu atakas fulme pulmon por mortigi homojn, pro honto pri fonto: Pekino ne volis konfesi, ke ĉina porka malhigieno kulpis pri sarso. Kia farso!

Simile falsofarson prezentis al ni israela Ŝarono kaj palestina Arafato, kiuj solene promesis al Buŝo, ke ili blinde sekvos la vojmapon usonan por pacigi sian regionon, sed kiuj tuj post la pura ĵuro forlasis la preskribitan vojon kaj daŭrigis kiel antaŭe sian rutinan rit-itineron: se vi murdas miajn homojn, mi murdas viajn. Alia teroristo ade dum la tuta jaro mensogis: sanktulo Miloŝeviĉ, kiu antaŭ internacia tribunalo en Hago agis blage, asertante ke li neniam ordonis mortigi iun ajn, sed, male, batale kiel ĉefa serba servisto insistis ĉiam pri paco por sia popolo. Evidente, li estas severa veristo.

Nu, ĉiu ridindigas sin tiel bone kiel li kapablas. Ne ridi tamen povis miloj da usonaj akciuloj pri spertaj ver-tordistoj jam en antaŭa jaro, ĉar pro falsitaj bilancoj bankrotis grandaj kompanioj; ĉi-jare tiuj bilanc-balancistoj kaj mensoguloj mokulajn imitantojn trovis ankaŭ en aliaj landoj, ne nur en financ-kompanioj. Ekzemple en Germanio, kie eĉ la financ-ministro ne hezitis sap-vezike kompili buĝeton, kiu krevis en la parlamento jam ĉe unua prezento.

Frenezuloj

Sed plej multe ridindigis sin entrepreno kun belega nomo Toll Collect. Unue mi pensis, ke estas nov-germana (t. e. usonangla) nomo por „Vojimpost-Kolekto”, ĉar tiu ĉi firmao (fondita de mondfamaj germanaj kompanioj Daimler-Chrysler kaj Telekom) devas instali elektronikan sistemon por enkasigi vojimposton pagotan de ŝarĝaŭtomobiloj sur superŝargataj germanaj aŭtostradoj. Sed kiam montriĝis, ke la sistemo persisteme estas tiom diletante ellaborita, ke unu fojon post alia oni devis prokrasti starton, kvankam ĝiaj administrantoj unu fojon post alia asertis ke ĝi estas perfekta, mi komprenis fine, ke temas pri germanlingva nomo: „toll” tiulingve signifas „freneza”. Evidente do temas pri kolektivo de frenezuloj, kiuj ne mensogas pro konvinko sed pro stulteco ridinda. (Ke la ŝokata ŝtato ĉiun prokrastotagon perdis milionojn da eŭroj pro nekolektitaj vojimpostoj, tamen ne povis ridigi la menciitan financ-ministron.)

Sed eble plej granda kaj grandioza mensogo en Germanio estis aserto de ties primitive privatigita fervojo pri enkonduko de nova bilet-sistemo. Ĝi estos genie simpla kaj ebligos al inteligentaj uzantoj grandiozajn ŝparojn, oni promesis. Sed ĝi estis genie komplika, tiel ke eĉ inteligentaj fervojistoj ne komprenis ĝin kaj efektive la homoj ŝparegis: ili simple rapidkrure forkuris de ĥaosa fervojo, kiu ene de nur kelkaj monatoj perdis milionojn da klientoj kaj miliardojn da eŭroj. Tuta Germanio senbride ridis, provoke mokis kaj malflate satiris pri sia fervora fervojo, kiu fine fiaske cedis, retiris la reformon kaj reiris grandparte al la antaŭa biletsistemo. Tiel fervojestro Mehdorn dorne sentis, ke mensogo estas misdrogo.

Ni krome povus kompili longan liston de mensoguloj. Ekzemple Eŭropa Unio, kies komisionestro Prodi (pro di'!) fanfaronas ekstermi koruptecon en Bruselo (sed kaŝas ŝmirmonojn en ties statistika oficejo); ekzemple Norvegio, kiu deklaras ĉasi balenojn nur pro sciencaj motivoj (sed ties viandon vendas al balenamaj japanoj); ekzemple industriaj landoj, kiuj dum konferenco en meksika Kankuno propagandis tutmondiĝon de la merkato (sed subvencias siajn proprajn bienistojn); ktp. ktp.

Du ne mensogis

Mi konas nur du homojn, kiuj ne mensogis en 2003. Unu el ili estas burleska Berluskono, kiu nun tute malkaŝe diras sian veran opinion, ekzemple pri hipokritaj kaj demencaj italaj juristoj (kiuj persekutas lin) kaj pri stultaj germanoj (kiuj ne simpatias al li). La alia estas tegmentisto, kiu riparis nian ferian domon kaj poste diris, ke nun neniu muso plu povos eniri kaj turmenti nin. Efektive, musojn ni ne plu trovas. Nur pli granda besto (probable mustelo) nun loĝas sub nia tegmento; sed pri ĝi li ja ne parolis, do evidente ne mensogis. Li povus iĝi lerta politikisto, ĉu ne?

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ekscita jaro

La baldaŭ finiĝonta jaro 2003 sendube estis ekscita kaj perturba. Kiom da eventoj skuis la mondon, de la Irak-milito ĝis murdo, kies viktimo fariĝis simpatia sveda virino, ministro Anna Lindh. Militoj (pensu ankaŭ pri Afriko!) kaj teroro daŭre plagis kaj mortigis centmilojn da homoj. Novaj malsanoj, naturaj kaj homfaritaj katastrofoj turmentis nin. Nova sperto estis, ke elektraj sistemoj komplete paneis, kaj sekve milionoj da usonanoj, britoj kaj italoj kiel en mezepoko devis lumigi siajn loĝejojn per kandeloj. Kiel ankoraŭ fidi al progreso, se nur pro eksterordinare varmega somero en Francio mortas miloj da homoj? Kiel kredi pri prospero, se dum la tuta jaro pluiras kaj eĉ kreskas mondvaste ekonomia krizo, pro kiu pli kaj pli multaj homoj estas sen laboro kaj posteno, kaj sekve kolapsas socialaj sistemoj? Estis kaj estas tiom da eventoj kaj problemoj, ke nur etan parton povas speguli nia magazino.

Kio okazas en kaj pri la mondo? Ĉu ankaŭ loĝantoj de industrie kaj teknike bone ekipitaj kaj riĉaj landoj ne plu povas senti sin sekuraj? Kial ni devas timi pri nia estonteco, spite al plej modernaj tekniko kaj teknologio, spite al grandiozaj sciencaj ekkonoj kaj scioj, spite al sagacaj intelektuloj, kiuj analizas kaj klarigas al ni, kiel kaj kial funkcias nia mondo, nia socio, nia politiko, nia ekonomio? Ĉu eble malgraŭ tiu ĉi akumulita scio ni ne kapablas lerni el faritaj eraroj? Kial ni ĉiutage stiras aŭtomobilon, kvankam ni scias, ke per ĉiu kilometro ni damaĝas la mondan klimaton pro veneno el la motoro? Psikologoj nomas tian konduton „percepta disonanco”: kvankam ni perceptas malĝustecon per la cerbo, ni agas erare, neglektante nian scion.

Ŝajnas al mi, ke nun tutmonde validas kaj regas tiu ĉi principo de percepta disonanco. Aŭ ĉu vi havas alian klarigon por la idioteco de usonaj registoj, kiuj bomb-detruas kompletan landon kaj poste lamentas, ke kostas terure multe rekonstrui Irakon? Ne, mi ne vidas tre bonan perspektivon por 2004, kvankam ni povos festi etan miraklon: nia revuo eniros jubileon, sian 25an jaron. Ni ĝojetu almenaŭ pri tio.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ni neniam konos la veron

Mi estas nek politikisto nek ĵurnalisto kaj mi formas propran opinion, legante gazetojn, aplikante regulojn logikajn, kaj kelkfoje malkaŝante mensogojn. Kiam okazis teroragoj kontraŭ Usono la 11an de septembro 2001, mi ektimis kaj, kiel milionoj da aliaj, mi min demandis, kiu tion faris kaj kial, kiucele. Poste mi miris, kiel rapide la esplor-instancoj identigis la kulpulojn, kiel rapide ili ĉesis esplori kaj kiel frue, tro frue, ili komencis forigi la ruinojn, malgraŭ tio, ke ne ĉiuj pruv-objektoj, eĉ ne ĉiuj kadavroj aŭ kadavreroj estis kolektitaj.

Iom post iom mi gazete, libre kaj interrete havigis al mi faktojn, kiuj instigis al plia pensado. Pli kaj pli mi opinias, ke oficialaj komunikoj mensogas, trompas kaj nepardoneble insultas la viktimojn, tiel ke du jarojn post la evento ĝi ankoraŭ ne estas kontentige senvualigita.

Sekreta polico

Post publikigo de la nomoj de la 19 suspektitaj teroristoj sin anoncis ses, konstatante, ke ili ankoraŭ vivas, estis nek en Usono nek en unu el la kvar forrabitaj aviadiloj. La saŭd-araba ministro pri eksterlandaj aferoj, princo Saud Al-Faisal, renkontinte la usonan prezidanton Bush, deklaris, ke kvin nomoj neniel estis implikitaj en la fiago. Krome la supozata ĉefteroristo, Muhammed Atta, pli frue trejniĝis en Alabamo, kaj jam de 1999 kaŝobservis lian loĝejon en Hamburgo, Germanio, la sekreta polico. Ankaŭ la germana magazino Der Spiegel raportis, ke alia teroristo, Ziad Jarrah, laboris ne nur por la iama orient-germana sekreta servo Stasi sed ankaŭ por la federacia germana novaĵservo BND.

Krome notindas, ke post la terorisma atako la usona registaro deklaris ĉiujn pasaĝerojn en la aviadiloj usonaj civitanoj. Honoro? Eble. Sed neniu alilanda instanco nun rajtas partopreni ekzamenadon kaj esploradon de la afero.

Jen alia afero. En junio 2000 la teroristoj Muhammed Atta, Marvan Al-Ŝehhi kaj Ramzi Binalŝibh venis kun aliaj araboj al Florido por akiri flugpermeson ĉe lernejo apartenanta al Wallace Hilliard, kies aviadiloj estas uzataj ankaŭ de Jeb Bush, guberniestro de Florido kaj frato de la usona prezidanto. Aliaj araboj trejniĝis ĉe apuda fluglernejo: por ambaŭ varbis Pascal Schreier en Hamburgo. Tamen la floridaj fluglernejoj ne estas menciitaj en raportoj de la usona esploro-servo FBI, malgraŭ tio, ke policanoj konfiskis dokumentojn, kelkajn el aviadilo, en kiu sidis Jeb Bush. Krome unu el la pilotoj, kiuj atakis la usonan ministrejon pri defendado, Pentagonon, laŭdire plenumis komplikan manovron: tamen la gazeto The Times raportis la 21an de oktobro 2001, ke la piloto apenaŭ kapablis stiri etan unumotoran flugmaŝinon.

Trankvile daŭrigis sian programon

Kaj kion faris la prezidanto mem dum la terortago? Tuj antaŭe li tranoktis en hotelo nur 20 km for de la koncernaj floridaj flughavenoj. Kvaronan horon post forrabo de la unua aviadilo li forveturis de la hotelo. Tuj post la unua atako kontraŭ la turparo en Novjorko la prezidanto estis informita. Tamen li trankvile daŭrigis sian programon, vizitante lernejon. Eĉ post la dua atako li restis ĉe la lernejo. Nur iom poste li ekparolis publike pri la atencoj. Pli malfrue dum la tago li interparolis kun industriistoj ĉe aer-armea bazo en Nebrasko kaj revenis Vaŝingtonon nur vespere.

Kiam antaŭ malmultaj semajnoj aperis glisaviadilo super Frankfurto, Germanio, tuj estiĝis alarmo kaj post nur kelkaj minutoj du RF-4, t.n. fantom-aviadiloj, forakompanis la frenezulon. Tamen kie estis defend-aviadiloj tiaj en Usono la 11an de septembro? Kvankam precize je la horo 08.14 la unua aviadilo neatendite ŝanĝis sian direkton, ĉasaviadiloj enaeriĝis nur je la 08.52 el la bazo Otis en Masaĉuseco. Oni eksciis je la horo 08.56, ke la aviadilo, kiu poste atakos Pentagonon, estas forrabita, sed nur je la 09.30 ekflugis tri F16-maŝinoj de Langley-bazo, 200 km de Vaŝingtono, kvankam nur 15 km for de la usona ĉefurbo situas Andrews-bazo.

Eraraj balotiloj

Tre strangas ankaŭ alia detalo. Ne ekzistas pruvoj pri la eventoj en la piratitaj aviadiloj. Pro telefonvokoj el la flugmaŝinoj oni kredas, ke la teroristoj uzis tranĉilojn kaj rekomendis al pasaĝeroj telefoni hejmen por adiaŭi. Sed la informoj venis unue de Ted Olson, kies edzino sidis en la Pentagon-aviadilo. Interese estas, ke Olson estas Bush-subtenanto. Li estis ĉefadvokato de Bush kaj helpis al li iĝi prezidanto, malgraŭ fuŝitaj kaj neĝustaj balotiloj. Pri la telefonvokoj mem mankas pruvo: ne ekzistas sonbendoj aŭ eĉ indikoj pri la vokoj en telefon-fakturoj.

La mondo ne konas la veron kaj eble neniam ĝin konos. Sed certas, ke la komunikoj de la usona registaro misinformas la mondon, kaj ke restas sekretaj kaj ankoraŭ neklarigitaj ligoj. Mi rekomendas ĉion legi pri la afero kaj poste logike ekpensi ...

Jomo IPFELKOFER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Iraka arĥitekturo

Pro malfrua reabono mi nur nun legis la Taglibron de Paul Gubbins (MONATO 2003/3, 2003/4, 2003/5). Mi miras, ke vi publikigis tiun verkon, kiu – tute sen ia ajn ekvilibro pri la argumentoj koncerne la kontraŭ-sadaman militon – kondamnas, primokas, misprezentas la agadon de Usono. Ju pli mi legis des pli mi koleris pro la malhonesta, memkontenta, absoluta konvinko de d-ro Gubbins, ke li morale superas ĉiun, kiu ekpensus eĉ unu momenton, ke ia argumento eblete ekzistas por pravigi la invadon.

Mi ignoros ĉion alian en la Taglibro kaj mencios nur unu alineon, kiun el eble ĉiuj mi trovis la plej hontinde naŭza: „Aprilo la 15a. Imponas arĥitekturo en [...] irakaj urboj – oficejoj, hospitaloj, eĉ simplaj vendejoj okulfrapas pro (almenaŭ laŭ mi) avangarda beleco [...]. Se situus publikaj konstruaĵoj tiaj en britaj urboj, mi fierus. Kiam Usono kolonios Irakon, mi esperas, ke ĝi permesos al evidente talentaj irakaj arĥitektoj projekti la konstruaĵojn restarigotajn [...].”

Mi ofte vizitis Brition kaj mi povas certigi d-ron Gubbins, ke en lia lando troviĝas grandnombre belegaj, avangardaj publikaj konstruaĵoj. Kiel li blindas al multaj faktoj pri la milito kaj prisilentas la hororon de sadama Irako, tiel li ankaŭ senhonte falsas faktojn eĉ pri arĥitektura estetiko por iel pravigi siajn distordaĵojn. Mi aldonu, ke la belaj ĵus aluditaj konstruaĵoj, kiujn mi vidis en Britio, neniam distancas je nur kelkaj kilometroj de iu registara torturejo.

Paul BLASKOWICZ
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Ĉu bona seksa konduto?

Min ĉagrenis la teksto de István Ertl (MONATO 2003/3, p. 14) pri la ŝanĝo en la leĝaj reguloj pri samseksa seksumado en Hungario. Laŭleĝa ekpermeso seksumi kun pli junaj ne-plenaĝuloj, eĉ proksimaj al infaneco, sen jura takso de tio kiel formo de perforto, estas grava malprogreso pri la respektado kaj protektado, kiujn tiuj rajtas pro sia homeco kaj speciale pro sia ega juneco. En Francio seksumado kun infano estas, prave, jure taksata kiel perforto ankaŭ tiam, kiam la infano ŝajnis konsenti.

Francisko SIMONNET
Francio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019

Kompatindaj irakanoj?

Ĉu kompatindaj irakanoj? Male, kompatindaj legantoj! La artikolo (MONATO 2003/11, p. 9) estas tipa kontraŭ-usona propagando, kaj ankaŭ ĝi enhavas neveraĵojn („Jam mortis en Irako pli multaj usonaj armeanoj post la fulm-milito ol dum ĝi.”). Kial vi ne demandas la irakanojn, ĉu ili preferas Sadam al la usonanoj? Juna irakano en mia firmao invitis nin al festado, kiam la usonanoj eniris Bagdadon! Li havis familion en Bagdado kaj diris al mi, ke malgraŭ terorismo la situacio en Irako konstante pliboniĝas. Laŭ antaŭnelonga opinisondo, 60 elcentoj de la loĝantoj de Bagdado konsideras, ke „la usonanoj faras bonan laboron”, kaj 66 elcentoj kredas, ke „la forigo de Sadam Husajn pravigas la suferadon”.

Jes, plu mortas usonaj soldatoj en Irako. Multaj ankaŭ mortis en 1945 por liberigi landojn kiel Belgio de naziismo. Ĉu vi kredas, ke estus pli bone, se tio ne estus okazinta kaj se Belgio restus sub la „stabileco” kaj „paco” de la nazia reĝimo? Via artikolo estas insulto al la inteligenteco de viaj legantoj, kaj se mi trovos alian similan artikolon estonte, mi certe nuligos mian abonon.

Kevin FORD
Kanado

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019