Tradukis
Lehman Wendell.

No. 20.
Prezo 0,100 Sm.

La lasta Usonano

Fragmento el La Taglibro de Kan-Li
Princo de Dimf-Ju-Ĉur
kaj Admiralo en la Persa Maristaro.


Prezentita de J. A. Mitchell.

Ilustraĵo: ankro

BERLIN.
Esperanto Verlag Möller & Borel
kaj korespondantoj en
Paris, London, Washington, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona, Budapest, Moskva, Genova, s’Gravenhage, Genève.


[p. 3]
Al tiuj meditemaj Persoj, kiuj povas legi averton en la subita leviĝo kaj neatendita formorto de malsaĝa popolo, tiu ĉi libro estas dediĉita.

[p. 4]

Klariga Antaŭparolo.


Ĉiuj propraj nomoj en la originala rakonto estas vortludoj. Ekzemple en la angla rakonto sin trovas la nomo „Noful“, kiu estas kunmetita el la du vortoj „no“ kaj „fool“, kaj signifas en Esperanto „ne-malsaĝulo“, alivorte „saĝulo“. Alia vorto estas „Grip-til-lah“, kunmetita el la vortoj „grip the tiller“, kaj signifas „tenu la direktilon“. Kompreneble oni ne povas traduki tiujn nomojn en Esperanton kaj samtempe konservi ilian Persan aspekton, kaj tial, laŭ plena konsento de la aŭtoro, mi elektis verajn Persajn nomojn anstataŭ la vortludoj. La nomoj en la traduko povus do plaĉi al ĉiuj legantoj, eĉ al Persoj.

Lehman Wendell
Tacoma, Usono.


[p. 5]

Kelkaj vortoj de
Kasim.
Nomita „La Akso de Saĝo“.

Kuratoro de Imperia Muzeo en Ŝiraz. Aŭtoro de „La Ĉiela Venko de Kalifornio“, kaj de „Norda Ameriko sub la Irlandaj Registoj“.

La mirindaj eltrovoj de Kan-li de Dimf-Ju-Ĉur klarigis multon pri la hejma vivo de la Usonanoj. Li malmulte suspektis, kiam li venis al tiu dormanta kontinento, kian grandan servon li faros al la historio, aŭ kian entuziasmon liaj eltrovoj vekos inter la Persaj arĥeologiistoj.

Ĉiu esploranto de la antikveco konas tiujn ĉi faktojn.

Sed por la profito de tiuj, kiuj ankoraŭ nenion konas pri tiu eksterordinara popolo, unue mi konsilas: vizitu la Muzeon de Teheran, por ke vi interesiĝu pri la temo; kaj due, legu librojn, kiel tiun de Abdul, „Kion ni eltrovis en la Okcidento“, kaj „Historio pri la Usonanoj“, de Ala-el-Kalaf. La lasta estas plena kaj fidinda historio pri tiu popolo de post la Respubliko sub Georgo Vaŝington ĝis la jaro 1990, kiam ili malaperis kiel nacio. Tamen mi devas konfesi, ke Ala-el-Kalaf lasas la leganton tre konfuzata pri la periodo inter la buĉado de la Protestantoj en 1927 kaj la ekregado de la Irlandanoj en 1940.

[p. 6]

Li opinias, same kiel multaj aliaj historiistoj, ke la Usonanoj estis miksnaskita raso, kiu havis malmulte da patriotismo kaj estis nur imitantoj; nur pligrandigita kopio de aliaj nacioj ekzistantaj en tiu tempo. Li konsideras ilin malklera, nerva, malŝparema popolo kaj donas al ili nur iom da indaj ecoj. Tio ĉi, kompreneble, estas ĝusta; tamen, ili ĉiam prezentos interesplenan studadon pro ilia rapida kreskado, ilia granda nombro, ilia mirinda meĥanika sagaceco kaj ilia subita kaj preskaŭ neklarigebla malapero.

Pri la riĉeco, lukso kaj laŭgrada degenero de la enlanda loĝantaro; pri la teruraj klimataj ŝanĝoj, kiuj tratranĉis la landon kiel ilo de falĉisto; pri la rapida reiĝo de vasta kontinento, plenplena de milionoj da plezur-amantaj homoj, en silentan dezerton, kie la suno kaj la luno laŭvice rigardas centojn da ruiniĝintaj urboj,—ĉion ĉi priskribas Ala-el-Kalaf kun efiko kaj precizeco.

[p. 7]

Sur la ŝipo Testudo
en la jaro 2951.

La 10an de Majo.

Tero antaŭe!

Ab-i-Garm unue ekvidis ĝin, kaj kiam li kriegis la novaĵon, mia koro rapide batis de ĝojo. La malsataj maristoj jam forgesis siajn malplenajn stomakojn kaj dancadis ĉirkaŭe sur la ferdeko. Mi certe ne malpermesis al ili! Unu monaton da malpleneco sur maltrankvila maro estas kaŭzo por ia malsaĝeco. Abdul sola estas sen entuziasmo. La koro de la maljunulo ŝajnas senviva.

Ni klare vidas la teron, nedifinitan strion laŭ la okcidenta horizonto. El la nordokcidento blovas bona vento, sed kun kruela malhelpo ni naĝas antaŭen, ĉar Testudo estas peza ŝipo, kies larĝa antaŭparto kaj grandega malsupraĵo igas ĝin ne taŭga por rapideco.

La tero, kiam la ŝipo alproksimiĝas, ŝajnas kovrita de arboj, kaj la blankaj ondoj laŭ la flava marbordo estas bonvena vidaĵo.

La 11an de Majo.

Tiun ĉi posttagmezon ni trovis bonegan havenon kaj nun en ĝi ankriĝas.

Ab-i-Garm opinias, ke ni estas atingintaj unu el la okcidentaj insuloj, kiun Ali Baba mencias. Abdul, tamen, estas certa, ke ni estas pli norde.

[p. 8]

La 12an de Majo.

Kia ŝanĝo en Abdul! Li estas la plej juna homo surŝipe. Ni ĉiuj ĝojas kun li, ĉar niaj eltrovoj certe estas mirindaj. Ĉi tiun matenon dum mi ankoraŭ estis en mia lito, li enkuris en la kajuton kaj, forgesinte pri nia diferenco de rango, li ekkaptis min ĉe la brako kaj penis fortiri min el la lito. Lia eksciteco estis tiel granda, ke mi tute ne komprenis liajn vortojn. Tamen, rapide irante post li, mi miris kiam mi rimarkis, ke maljunaj membroj povas tiel rapide transporti maljunulon. Li saltetis laŭ la mallarĝa ŝtuparo kiel katido, kaj mi, kvankam juna, ne povis tiel rapide sekvi.

Sed kia vidaĵo kiam mi atingis la ferdekon! Hieraŭ ni tion ne vidis, ĉar kiam ni ĵetis ankron la krepusko jam envolvis la ĉirkaŭaĵon.

Rekte antaŭe, meze de la haveno, altiĝis grandega statuo, multajn fojojn pli alta ol la mastoj de nia ŝipo. Pli malproksime, transe de la statuo, fluis la larĝa rivero sur kies akvo ni naĝis, kaj ĝia supraĵo rebrilis pro la leviĝanta suno. Oriente, kien Abdul almontris per de ekscito tremantaj fingroj, kuŝis ruinoj de senlima urbo. Tre malproksimen ĝi etendiĝis en la landon transe, eĉ pli malproksimen ol ni per la okuloj povis vidi. Kaj en la pli mallarĝa rivero dekstre, du grandaj konstruaĵoj altiĝis en la aeron, kaj, similaj al dunaskitaj fratoj, ili kvazaŭ gardis la stratojn malsupre. Nenia sono venis al ni—nenia flosantaĵo maltrankviligis la supraĵon de la akvo. Vere, la vidaĵo [p. 9] similis al la dormado de la Morto. Mi pleniĝis de mirego.

Dum ni rigardis, ia stranga birdo, simila al ardeo, leviĝis kun raŭka ekkrio de sub la granda figuro kaj flugis al la urbo.

„Kian signifon havas ĉio ĉi?“ mi ekkriis. „Kie ni estas?“

„Jes, kie!“ diris Abdul. „Se mi nur tion konus, ho via princa moŝto, tiam mi povus doni detalan priskribon. Neniu vojaĝanto iam menciis tiujn ĉi ruinojn. La Persa historio ne enhavas priskribon pri tia popolo. Alaĥo ordonis ke ni eltrovu novan mondon.“

Post mallonga tempo ni iris teren kaj trovis nin en antikva strato, kie la pavimo estis kovrita de herbo kaj floroj, kune kreskantaj en sovaĝa malordo. Altaj arboj de granda antikveco puŝis siajn branĉojn tra fenestroj kaj tegmentoj kaj faris funebran vidaĵon. Tamen, ili donis bonvenan ombron, ĉar ni trovis la aeron sur la tero treege varma kaj malfacile tolerebla. La kuriozaj konstruaĵoj ambaŭflanke estas mirinde konservitaj, eĉ platoj de vitro ankoraŭ staras en multaj el la feraj fenestro-kadroj.

Ni vagis antaŭen tra la densa herbo, Abdul kaj mi, tre ekscititaj de niaj eltrovoj kaj ĉarmitaj de la stranga vidaĵo. La sunlumo havas blindigan brilecon, la birdoj ĉie kantadas, kaj la ruinoj estas gajaj per belegaj floroj. Ni baldaŭ trovis nin en loko kiu iam estis publika parko, sed nun plejparte nur ombra bosko.

Dum ni sidis sur defalinta kornico kaj rigardis la altajn konstruaĵojn ĉirkaŭ ni, mi [p. 10] demandis Abdulon, ĉu li ankoraŭ ne scias kie ni estas, kaj li respondis:

„Ankoraŭ mi ne scias. La arĥitekturo multe similas tiun de antikva Eŭropo, sed ĝi klarigas al ni nenion.“

Tiam mi diris al li ŝerce: „Ĉi tiu instruu al ni, ho Abdul! la malsaĝecon de tro multe da saĝo. Kiu el viaj lernantoj de la Imperia Kolegio en Ispahan povus pensi ke ilia respektinda instruisto pri la historio kaj lingvoj povus viziti la plej grandan urbon en la mondo kaj tiel malmulte koni pri ĝi!“

„Viaj vortoj estas saĝaj, mia Princo,“ li respondis; „nemultaj infanoj povus malpli koni.“

Dum ni foriris de la bosko mi ekvidis ŝtonplaton, kiu ŝajnis havi ian signifon. Ĝi kuŝis ĉe niaj piedoj, parte kaŝita per la alta herbo, kien ĝi estis falinta for de la kolonoj kiuj ĝin subtenis. Sur ĝia supraĵo sin trovis strangaj literoj en akra reliefo, tiel videblaj kaj perfektaj kiel ili estis, kiam faritaj antaŭ dek jarcentoj. Mi montris ĝin al Abdul, kaj ni kliniĝis super ĝi kun avidaj okuloj.

Jen ĝi estas: „Astor House.“

„La surskribaĵo estas antikva angla lingvo,“ li diris.

„ ‚House‘ signifas domo, sed la vorton ‚Astor‘ mi ne komprenas. Eble ĝi estis la nomo de iu diaĵo, kaj tie ĉi staris lia templo.“

Tiu ĉi klarigo estis sufiĉe bona, kaj ni ĉirkaŭrigardis pri aliaj signoj.

Niaj paŝoj kondukis nin en alian straton, kaj dum ni promenadis, mi esprimis mian [p. 11] surprizon pro la mirinda konservo de la ŝtonoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ hakitaj hieraŭ.

„En tia atmosfero ruiniĝo estas malrapida,“ diris Abdul. „Mil jaroj almenaŭ pasis de post la tempo kiam tiuj ĉi domoj estis okupataj. Rigardu la kverkon tie, ekzemple; la arbo mem estas kreskinta dum almenaŭ cent jaroj, kaj ni scias pro la amaso da falaĵoj sub ĝi ke jarcentoj pasis antaŭ ĝia naskiĝo.“

Li ĉesis paroli, ekvidinte surskribaĵon super pordo, parte kaŝita per unu el la branĉoj de la kverko.

Subite sin turnante al mi kun rigardo de triumfo, li ekkriis: „Estas la nia!“

„Kio estas la nia?“ mi demandis.

„La informo kiun ni serĉis.“ Kaj li almontris al la surskribaĵo: „New York Stock Exc….“

Li tremis de ĝojo.

„Vi estas aŭdinta pri Nu-Jok, ho mia Princo?“

Mi respondis ke mi legis pri ĝi en la lernejo.

„Vi estas nun en ĝi!“ li diris. „Ni staras sur la Okcidenta Kontinento. Ne miro ke ni konsideris nian vojaĝon longa!“

„Kaj kio estis Nu-Jok?“ mi demandis. „Mi legis pri ĝi en la kolegio, sed memoras malmulton. Ĉu ĝi ne estis la ĉefurbo de la antikvaj Usonanoj?“

„Ne la ĉefurbo,“ li respondis; „sed ilia plej granda urbo. Ĝi enhavis kvar milionojn da loĝantoj.“

[p. 12]

„Kvar milionojn!“ mi ekkriis. „Vere, ho Fonto de Saĝo, tio estas granda nombro por unu urbo!“

„Tia estas la historio, mia Princo! Plie, kiel vi scias, por trairi tiun ĉi urbon oni devas marŝi multajn tagojn.“

„Jes, ĝi estas senfina.“

Li daŭrigis: „Strange, ke nur unu vorto povas tiel multe klarigi! Tiuj feraj konstruaĵoj, la granda statuo en la haveno, la temploj kun pinthavaj turoj, ĉiuj estas skribitaj en la historio.“

Je kio mi rediris ke mi konas malmulton pri la Usonanoj krom tio, kion mi lernis en la kolegio, senatenta nedaŭra kono, ĉar ili estis popolo kiu havis por mi ne multe da intereso.

„Ni sidiĝu en la ombro,“ diris Abdul; „kaj mi rakontos al vi pri ili.“ Ni sidiĝis.

„Jam en la daŭro de dek unu jarcentoj, la urboj de tiu ĉi dormanta kontinento ruiniĝis en soleco. Eĉ ilian ekzistadon oni forgesis. La homoj kiuj ilin konstruis jam de longe malaperis, kaj ilia civilizacio estas nur ombreca tradicio. La historiistoj miregas tial, ke nacio, konsistanta el cent milionoj da loĝantoj, povis malaperi for de la mondo kiel nebulo, kaj lasi post si tiel malmulte. Sed por tiuj, kiuj konas iliajn vivmanierojn kaj karakteron, surprizo estas neebla. Estis nenio, kion ili povis postlasi. La Usonanoj posedis nek literaturon, nek arton, nek muzikon proprajn. Ĉio estis prunteprenita. Eĉ la vestoj kiujn ili portis estis kopiitaj per ridinda precizeco laŭ la modeloj de [p. 13] aliaj nacioj. Ili estis vigla, movema, sprita, avida raso, dediĉita korpe kaj anime al la kolektado de riĉaĵoj. Ilia plej ĉefa pasio estis la vendado kaj la aĉetado. Eĉ virinoj, de alta kaj malalta rango, pasigis multe da tempo ĉe marĉandoj, puŝante unu la alian, ĉar iliaj vestoj estis malsimplaj kaj bezonis plejmulton de ilia tempo.“

„Kia malnobleco!“ mi ekkriis.

„Tia ĝi sendube estis,“ diris Abdul; „sed ili ne estis sen virtoj. Ilia hejma vivo estis feliĉa. Viro havis nur unu edzinon kaj konsideris ŝin egala al si mem.“

„Tio estas stranga! Sed laŭ mia memoro ili estis popolo kun elasta honoro.“

„Tiaj oni konsideris ilin,“ diris Abdul; „ilia komerca honoro estis ŝerco. Ili estis pli sagacaj ol la Turkoj. La estonteco estis ilia dio, kies profetoj estis la ruzo kaj la elpensado. Ilian febran aktivecon neniu Perso povas kompreni. Ilia vasta lando estis plena de bruaj industrioj. La nervaj Usonanoj veturis treege rapide de unu urbo al alia per sistemo de movado, pri kiu ni povas nur imagi. Sin trovis vojoj kun feraj reloj, sur kiuj malgrandaj domoj kun radoj kuris tiel rapidege, ke tutan tagvojaĝon ili faris en unu horo. Grandegaj ŝipoj sen veloj, antaŭen puŝataj per mistera povo, portis centojn da homoj samtempe al la plej malproksimaj punktoj de la mondo.“

„Kaj ĉu tiuj ĉi aferoj estas perditaj?“ mi demandis.

[p. 14]

„Ni konas multajn el la povoj,“ diris Abdul; „sed la manieron apliki ilin ni ne havas. Ŝajnas ke eĉ la elementoj estis iliaj sklavoj. Urbojn ili lumigis nokte per artefaritaj lunoj, kies brileco superis la lunon supre. Strangajn elpensaĵojn ili uzis per kiuj ili povis interparoli kvankam malproksime unu de la alia je vojaĝo da multaj tagoj. Kelkaj el tiuj ĉi elpensaĵoj ekzistas hodiaŭ en la Persa muzeo. Pro la superstiĉoj de niaj prapatroj tiuj sekretoj perdiĝis dum tiuj mallumaj jarcentoj el kiuj ni fine vekiĝas.“

En tiu momento ni aŭdis malproksime la voĉon de Josafa Hason; ili estis trovintaj rivereton kaj ili nin alvokis.

Tian varmon ni ankoraŭ neniam sentis. Apud la rivero, kie nia ŝipo naĝis, estis pli komforte, sed eĉ tie ĉi la ŝvito elstaris sur ni en grandaj gutoj. Niaj vizaĝoj brilis kiel fiŝoj. Estis nia deziro plue esplori sed la stratoj similis al forno, kaj ni revenis al Testudo….

Dum mi hodiaŭ posttagmeze sidis sur la ferdeko enskribante la okazintaĵojn de la mateno en tiun ĉi taglibron, Josafa Hason kaj Jafar-el-Beg alproksimiĝis, kaj petis permeson preni malgrandan boaton por viziti la grandan statuon. Tiam Abdul informis nin ke tiu ĉi statuo en antikvaj tempoj tenis alte torĉon, kiu lumigis la tutan havenon, kaj petis Jafar-el-Beg, ke li penu eltrovi kiel la lumo estis farita.

Ili revenis ĉirkaŭ vespere kun la jena informo, ke la statuo ne estas el solida bronzo sed kava, ke ili supreniris laŭ fera ŝtuparo en [p. 15] la korpon de la figuro, kaj el la supro de ĝi rigardis la ŝipon; ke Jafar-el-Beg en la mallumo sidiĝis por ripozi sur neston da flavaj muŝoj kun nigraj strioj; ke tiuj ĉi muŝoj enmetis pikilojn en la korpon de Jafar-el-Beg, ĝis li laŭte ekkriis kaj malsupreniris la ŝtuparon per neatendita lerteco; ke Josafa Hason kaj aliaj supreniris la levitan brakon kaj fine staris sur la torĉo mem; kaj ke la urbo kuŝis malsupre kiel geografia karto, kovrante la landon mejlojn kaj mejlojn laŭ ambaŭ flankoj de la rivero. Pri la lumigado de la haveno, Josafa Hason diras ke Abdul eraras; ne estas eĉ signo de io, kio povus doni lumon—nenia ujo por oleo aŭ postsigneto de fajro.

Abdul diras ke Josafa estas idioto; ke li mem iros.

La 13an de Majo.

Timigan eltrovon ni havis hodiaŭ matene.

Veturante iom laŭ la rivero ni esploris parton de la urbo kie la konstruaĵoj malsimilas tiujn, kiujn ni hieraŭ vidis. Abdul opinias ke ili estis la domoj de la riĉuloj. Ilia formo similas al briko staranta; ĉiuj estas tre similaj, neinteresaj kaj tedaj.

Ni rimarkis unu kies fenestraj kovriloj kaj pordoj ankoraŭ staras, sed kiuj rustiĝas for de la kuriozaj ĉarniroj kiuj subtenas ilin. Per kelkaj fortaj batoj ni faligis la eksterajn pordojn en amason da polvo, kaj kiam mi enpaŝis sur la marmoran plankon interne miaj okuloj ekvidis neatenditan vidaĵon. Mebloj, statuoj, [p. 16] malhelaj pentraĵoj en polviĝantaj kadroj, figuroj el bronzo kaj arĝento, speguloj, kurtenoj, ĉiuj estis tie, sed en ĉia stato de ruiniĝo. Ni forbatis la ferajn ŝirmilojn kaj enlasis la lumon en la jam dum jarcentoj fermitajn ĉambrojn. En la unua ĉambro kuŝis tapiŝo el Persujo! Kolorperdinta, de tineoj mordita, jam detruita en lokoj, ĝi kvazaŭ petegis nin per mortantaj okuloj ke ni portu ĝin for. Mia koro moliĝis pro la antikva tapiŝo, kaj mi rimarkis infanan elrigardon en la okuloj de Omar.

Kiam mi supreniris la ŝiman ŝtuparon al la etaĝo supre mi esprimis surprizon tial ke drapo kaj ligno restas preskaŭ perfektaj dum tiom da jarcentoj, kaj aldonis:

„La Usonanoj ne estis tiel malindaj, kiel ni opinias.“

„Povus esti,“ diris Omar; „sed la Persa tapiŝo estas ja la plej freŝa objekto, kiun ni jam vidis, kaj ĝi eble estis antikva kiam ili aĉetis ĝin.“

Sur tiu ĉi etaĝo ni eniris malhelan ĉambron, vastan kaj iam lukse meblitan. Kiam Omar malfermis la fenestrajn kovrilojn kaj fortiris la ĉifonajn kurtenojn ni eksaltis de surprizo pro la vidaĵo antaŭ ni. Sur larĝa lito en la centro de la ĉambro kuŝis homa estaĵo, kun la longaj haroj ankoraŭ sur la kapo. Ĝi pli similis al mumio ol al skeleto. Ĉirkaŭe, sur la lito, kuŝis ŝimaj fragmentoj de la iam blankaj tukoj kiuj kovris ĝin. Sur la fingroj de la maldekstra mano brilis du ringoj, kiuj altiris nian atenton. Unu tenis diamanton de alta valoro, la alia [p. 17] havis safirojn kaj diamantojn plej strange aranĝitajn. Ni staris momenton silentaj, kaj malĝoje rigardis la estaĵon.

„Kompatinda virino,“ mi diris; „kiun ili tie ĉi lasis sola.“

„Estas pli eble,“ diris Abdul; „ke ŝi jam estis senviva, kaj la amikoj, foririnte eble urĝe, ne havis la tempon bruligi la kadavron.“

„Ĉu ili bruligis la mortintojn?“ mi demandis. „En mia historio estas skribite, ke ili enterigis ilin kiel terpomojn, kaj lasis ilin putriĝi.“

Kaj Abdul respondis: „Iam estis tiel, sed poste, kiam ili pli civiliziĝis, ili forlasis la kutimon.“

„Ĉu estas kredeble?“ mi demandis; „ke tiu ĉi virino jam kuŝis tie ĉi preskaŭ mil jarojn kaj spite tio estas tiel bone konservita?“

„Mi, ankaŭ, estas surprizita,“ diris Abdul. „Mi povas klarigi la aferon nur pro la granda sekeco de la aero, kiu sorbas la fluidaĵojn de la korpo kaj tiel malrapidigas putradon.“

Tiam levante karese en la mano iom de ŝiaj flavaj haroj, li diris:

„Ŝi sendube estis juna, ankoraŭ ne dudekjara.“

„Ĉu iliaj virinoj estis belaj?“ mi demandis.

„Ili estis tre belaj,“ li respondis; „kun graciaj formoj kaj belaj vizaĝoj; plezuro al la okulo; ankaŭ ili estis gajaj kaj spritaj kun multe da viveco.“

Je tio ekkriis Omar:

„Jen estas la unuaj vortoj de vi elparolitaj, ho Abdul, kiuj kaŭzas min bedaŭri la malaperon [p. 18] de tiu ĉi popolo! Estas ĉiam loko en mia koro por ruĝiĝanta virgulino!“

„Lasu do vian doloron mallonge vivi,“ respondis Abdul; „ĉar la Usonaj virgulinoj ne estis el tiu speco. Ruĝiĝo estis arto kiun ili malofte uzis. La modesteco kiun vi amas en Persa virgulino estis inter ili nekonata. Niaj timemaj filinoj tute ne similas tiujn produktaĵojn de la Okcidento. Ili paŝadis laŭ la stratoj kun vagemaj okuloj kaj malruĝiĝantaj vizaĝoj, libere parolante kun viroj kaj virinoj, maltimaj en parolo kaj liberaj en maniero, irante kaj venante laŭ plaĉo. Ili multe konis pri la mondo, direktis siajn proprajn aferojn, kaj aranĝis siajn proprajn edziniĝojn; ofte ŝanĝante siajn opiniojn ili edziniĝis kun alia ol la fianĉo.“

„Kiel abomene! Kaj ĉu homoj vere povis ami tiujn ĉi aferojn?“ diris Omar tuŝite de malplezuro.

„Ŝajnas tiel.“

„Sed la Usona novedzino havis ja la freŝecon de sekigita figo.“

„Ŝi havis,“ diris Abdul; „sed tiuj kiuj konas nur la sekigitan frukton ne sentas la mankon de la freŝa frukto. Sed la virgulinoj mem ne estis kulpaj. Edukitaj kiel knaboj, kun la samaj studoj kaj intelekta disvolviĝo, la virineca parto de ilia naturo iom post iom malaperis laŭ la intelekta kreskado de iliaj cerboj. Intelekta forto estis la celo de la virina edukiteco.“

Tiam ekkriis Omar malplezure:

„Laŭdu Alaĥon pro lia helpo en la ekstermo [p. 19] de tia popolo!“ kaj li foriris de la lito, kaj komencis ĉirkaŭrigardi en la ĉambro. Post momento li revenis al ni, dirante:

„Jen estas plu da juveloj; ankaŭ da mono.“

Abdul avide prenis la monerojn.

„Mono!“ ekkriis li. „Mono donos al ni pli da informo ol paĝoj da historio.“

Estis arĝentaj moneroj de diversaj grandecoj kaj du malgrandaj moneroj el kupro. Abdul atente studis ilin.

„La lasta dato estas 1957,“ li diris; „iom malpli ol mil jarojn; sed la monero eble rondiris kelkajn jarojn antaŭ ol la virino mortis; ankaŭ eble ili fabrikis ĝin en la sama jaro kiam ŝi mortis. Ĝi portas la kapon de Dennis, la lasta el la Irlandaj diktatoroj. Laŭ supozo, la raso malaperis antaŭ la jaro 1990 de ilia epoko.“

Mi tiam diris:

„Vi neniam rakontis al ni, ho Abdul, la kaŭzon de ilia malapero.“

„Estis multe da kaŭzoj,“ li respondis. „La Usonanoj mem estis origine el Angla deveno, sed popoloj el ĉiuj partoj de Eŭropo venis tien ĉi grandanombre. Kvankam la unuaj kiuj venis estis fortikaj kaj harditaj, la rezulto de la klimato sur la posteulojn estis fatala. Ili fariĝis plat-brustaj kaj malgrasaj, kun malmulte da hararo, rompeblaj dentoj, kaj malfortaj digestoj. Nervmalsanoj al ni nekonataj mortigis multajn. Infanoj malfacile naskiĝis. Inter 1945 kaj 1960, kiam okazis la lasta homsumigo pri kiu ni havas raporton, la loĝantaro malpliiĝis de naŭdek milionoj ĝis dek du milionoj. [p. 20] Klimataj ŝanĝoj, neniam vidataj en aliaj landoj, komenciĝis en tiu tempo, kaj finis en la daŭro de malpli ol dek jaroj, la laboradon jam faritan facila per nervaj malsanoj kaj malmodera vivado. La temperaturo ofte dum unu tago malleviĝis de brulanta varmo ĝis vintra malvarmo.“

Multon similan li rakontis al ni, sed mi estas tro dormema por skribi plu. Ni esploris la reston de la domego, kaj trovis multajn interesajn aferojn. Laŭ mia deziro ni portis kelkajn objektojn al Testudo.1

La 14an de Majo.

Pli varme ol hieraŭ. En la posttagmezo ni estis remataj laŭ la rivero kaj surteriris por mallonga promenado. Estas danĝere ne timi la sunon.

Ju pli mi lernas pri tiuj ĉi Usonanoj, des malpli interesaj ili fariĝas. Abdul havas la saman opinion, kiel mi juĝas laŭ la interparolo hodiaŭ, dum ni kune promenadis.

Estis tiamaniere:

Kan-Li: Kiel similaj estas la domoj! Kiel tedaj!

Abdul: Tiel ankaŭ estis la loĝantoj. Ili simile pensadis, simile laboradis, manĝadis; sin vestadis kaj interparoladis simile. Ili legis la samajn librojn; ili modelis siajn vestojn laŭ ordono, sen ia penso pri la grandeco aŭ formo [p. 21] de la individuo, kaj precize imitis la modojn de Eŭropanoj.

Kan-Li: Sed la mallarĝaj vestoj de la Eŭropanoj certe estis tre nekomfortaj en la varmego de Usona somero.

Abdul: Tiel ili eble estis. Rigidaj skatoloj de diversaj formoj ornamis la kapojn de la viroj. Kuriozaj jakoj kun malvastaj manikoj kunpremis la korpon. La piedoj pulsobatis kaj brulis en malvastaj kovriloj el rigida ledo, kaj tolo rigidigita laŭ ia artefarita maniero sidis streĉita ĉirkaŭ la kolo.

Kan-Li: Alaĥo! Kiaj idiotoj!

Abdul: Tiaj oni konsideris ilin.

Kan-Li: Ĉu vi scias kial ili amis tian nebezonan suferadon?

Abdul: Estis ilia deziro esti similaj al aliaj. Tio estas natura sento de vulgara popolo.

La 15an de Majo.

Bona vento blovas hodiaŭ el la okcidento. Ni levis la ankron kaj naĝis laŭ la orienta flanko de la urbo. Mi tion faris ĉar Abdul trovas la supran parton de la urbo pli riĉa pri restaĵoj ol la malsupran, kiu ŝajnas dediĉita al komercaj aferoj. Ni naĝis proksime de kaj sub unu el la grandaj monumentoj en la rivero, kaj ni ne povis diveni ĝian signifon. Multaj feraj vergoj ankoraŭ pendas el la pintoj de ĉiu el la konstruaĵoj. Tial ke ili staras laŭ linio, unu post alia, ni unue opiniis, ke eble ili iam estis kunligitaj kaj utilis kiel ponto, sed ni [p. 22] baldaŭ vidis ke ili staras tro malproksime unu de la alia.

Ni ĵetis ankron je ĉirkaŭ tri mejloj malproksime de nia antaŭa ankriĝo. Supre kaj malsupre laŭ la rivero, al la sudo, nordo, oriento, kaj okcidento, la ruinoj etendiĝas nedifinite, ŝajne sen fino.

Mi maltrankviliĝas pri Omar. Li iris surteren kaj ankoraŭ ne revenis. Estas nun post noktomezo.

La 16an de Majo.

Gloru Alaĥon, mia kamarado vivas! Hodiaŭ matene ni frue surteriris kaj komencis serĉi lin.

Kiam ni preteriris la konstruaĵon kiu portas la surskribaĵon „… Dorf Astoria“ sur ĝia antaŭa flanko, ni ekaŭdis lian voĉon el la interno responde al niaj vokoj. Ni eniris, kaj suprenirinte la ruiniĝantan ŝtuparon ni trovis lin sidantan sur la planko supre. Li havis ŝvelintan kruron pro forte vundita artiko, kaj diversajn kontuzojn li ankaŭ havis. Dum niaj amikoj konstruis ilon por porti lin for, ni interparolis. La postsignoj sur la muroj montris al ni ke iam la ĉambro estis bela. Dum mi ĉirkaŭe vagis en la ĉambro mi malfermis la ruiniĝantan pordon de malnova kamero kaj sur la putriĝantaj bretoj sin trovis vitraĵoj kaj argilaj potoj lerte faritaj. Prenante unu, malgrandan vintason el vitro, mi alproksimiĝis mian kamaradon, montrante al li ĝian maldikan tenilon kaj kuriozan formon. Kiam lia rigardo falis sur ĝin, liaj okuloj tute malfermiĝis de surprizego. [p. 23] Mi ankaŭ rimarkis ektremon en liaj manoj kiam li etendis la brakon por ĝin tuŝi. Tiam li rakontis al mi pri sia mirinda aventuro de la hieraŭa nokto, sed diris antaŭ ol li komencis:

„Vi scias, ho Princo, ke mi ne kredas viziojn, kaj mi neniam rakontus la aferon se vi ne estus trovinta la tason. Mi trinkis la estintan nokton el tia, donita al mi per fantoma mano.“

Mi estus ridinta, se li ne estus tiel serioza. Kiam mi faris movon por sidiĝi apud li, li diris:

„Gustumu unue, ho mia majstro, la vinberojn, kiuj pendas de la tiea muro.“

Mi tion faris, kaj je mia granda surprizo mi trovis ilin treege bongustaj, pli bonaj ol la kulturitan frukton de Persujo, pli dolĉaj kaj delikataj, malsimilaj al la sovaĝaj vinberoj, kiujn ni manĝas hejme. Mia surprizego ŝajne plaĉis al li, kaj kun rido li diris:

„La vinberoj estas neeblaj, sed ili ekzistas; eĉ pli absurda estas mia rakonto!“ kaj tiam li rakontis sian aventuron.

Estis jene:

Pri tio, kion Omar vidis.

Hieraŭ, post noktiĝo, dum li rapidis al Testudo, li falis sur kelkajn ŝtonblokojn, vundante sian maleolon kaj tre kontuzante sin. Ne povante piediri, li lamiris en tiun ĉi konstruaĵon por tie ĉi atendi nian alvenon la morgaŭan tagon. La blekado de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kiuj ŝteliris en la urbo, igis lin, por trovi [p. 24] rifuĝejon, grimpi la ruinojn de la ŝtuparo al la etaĝo supre. Kiam li sidiĝis en angulo de la ĉambrego venis al lia nazo bongusta odoro de la vinberoj ĉirkaŭ lia kapo. Li trovis ilin treege bongustaj, kaj manĝis kun bona apetito. Li baldaŭ poste falis en dormon kiu daŭris kelkajn horojn, ĉar kiam li vekiĝis la luno estis alte en la ĉielo, la voĉoj de la lupoj ne plu aŭdiĝis kaj silenta estis la urbo.

Dum li kuŝis revante, tre okupata pri siaj propraj pensoj, li iom post iom rimarkis misterajn ŝanĝojn kiuj kvazaŭ okazis sen lia vido. Ŝajnis ke ornamita plafono sin etendis super la ĉambro. Speguloj kaj koloritaj muroj malrapide anstataŭis la hederon kaj peciĝintajn brikojn. Malforta lumo fariĝis pli kaj pli forta, ĝis ĝi plenigis la ĉambron per blindiga lumo.

Tiam aperis kviete tablo de kurioza formo, sur kiu sin trovis floroj kaj amaso da manĝiloj el vitro kaj porcelano, kvazaŭ por festeno.

Li vidis gravmienajn virojn kun senbarbaj vizaĝoj starantajn ĉirkaŭe en la ĉambro. Ĉiuj estis nigre vestitaj, kaj iliaj vestoj havis triangulajn malfermaĵojn sur la brusto por montri la ĉemizon sube. Li baldaŭ trovis ke tiuj ĉi homoj estas servistoj.

Dum li konfuze rigardegis, eniris aliaj figuroj duope, kiuj prenis siajn lokojn ĉirkaŭ la tablo. Tiuj ĉi poste alvenintoj, sesdek pli malpli, estis viroj kaj virinoj irantaj brako en brako; la virinoj estis riĉe vestitaj laŭ nekonata modo, kaj brilis per multekostaj ŝtonoj. La viroj estis vestitaj simile al la servistoj.

[p. 25]

Ili manĝis kaj trinkis kaj ridis, kaj prezentis brilan vidaĵon. Omar stariĝis, kaj movite de scivolo kiun li ne povis kontraŭstari,—ĉar li estas senzorgulo kaj ne konas la timon,—li lamiris for de la muro.

Ili rigardis lin kun surprizo, kaj lia ĉeesto ŝajnis tre amuzi ilin. Unu el la gastoj, alta junulo kun flavaj lipharoj, alproksimiĝis kaj prezentis delikatan kristalan ujon plenan de briletanta fluidaĵo.

Omar prenis ĝin.

La junulo levis alian for de la tablo kaj signante kvazaŭ salute, li diris per vortoj, kiujn mia kamarado komprenis, kvankam li ĵuras ke li ne konis la lingvon:

„Ni eble renkontos unu la alian je la kvara de la venonta Julio.“

Li tiam trinkis la vinon, kaj Omar faris la samon.

Je tio ĉiuj ridetis kvazaŭ pro la spriteco de la kamarado, ĉiuj escepte la virinoj, kies kompatemaj vizaĝoj parolis pli pri kompato ol pri sprito. La vino iris al lia cerbo kiam li ĝin trinkis kaj la objektoj ĉirkaŭ li ŝajnis danci kaj turniĝi. Kanteroj de fantazia muziko aŭdiĝis: tiam, laŭ ritmo, ĉiuj virinoj kun siaj akompanantoj tre malpeze ekturniĝadis. Kaj, dum li moviĝis laŭ la muziko, lia cerbo kvazaŭ eldancis el la kapo. La ĉambro mem, svingante kaj tremante kun la melodio, malheliĝis kaj grade malaperis. La muziko mallaŭte ĉesis.

Ree estis silento kaj la luno supre rigardis la per hedero kovritajn murojn.

[p. 26]

Li falis kvazaŭ ebria sur la plankon, kaj ne vekiĝis ĝis niaj voĉoj lin vokis.

Tia estis lia rakonto.

Li havas klaran cerbon kaj ne estas mensogulo, sed tiom da vinberoj en malplena stomako kune kun la febro de la ŝvelinta kruro facile klarigas la okazintaĵon.


Ĉe tagmanĝo ni havis viandon de urso.

Hodiaŭ ĉirkaŭ tagmeze Mulai, la dua oficisto, foriris antaŭ la aliaj kaj eniris grandan konstruaĵon, ĉasante leporon. Li estis malsupren ironta al la kelo, kiam li ekvidis tre proksime de li, urson kiu malrapide malsupreniris laŭ la marmora ŝtuparo. Mulai ne estas timulo, sed li turniĝis kaj kuris pli rapide ol iam antaŭe. La urso, kiu ŝajnis havi ludeman naturon, ankaŭ kuris, kaj en proksima persekutado. Bonŝance por nia amiko ni estis proksime, alie anstataŭ manĝi viandon de urso, eble la urso trankvile estus manĝinta Mulaion en la ombraj koridoroj de Kvin-avenua Hotelo.

La 17an de Majo.

Hodiaŭ la tropika varmego bruligas la pulmojn. Ni ekiris en la mateno preparitaj resti dum la nokto surtere, kaj esplori la nordan parton de la urbo. La promeno tra la mola herbo estis agrabla, sed en la lokoj ne ŝirmitaj kontraŭ la suno ni estis kiel fiŝoj en poto. Aliajn konstruaĵojn ni vidis, eĉ pli grandajn kaj imponajn ol tiu, kiun ni hieraŭ eniris. Ni volis [p. 27] ilin esplori, sed Omar saĝe kontraŭe konsilis nin, dirante ke la tago fariĝos pli varma je ĉiu horo kaj ke ni povus esplori ilin dum nia reveno.

En la norda parto de la urbo sin trovas multaj religiaj temploj, kies altaj turoj simile al piramidoj konusiĝas ĝis pinto. Ili estas kuriozaj aferoj, kaj mirige konservitaj. La interno de tiuj ĉi temploj estas neinteresa. Abdul diras ke la religiaj ceremonioj de la Usonanoj ne havis distingajn ecojn. Estis multe da religiaj kredoj, ĉiuj komplikaj kun sensignifaj diferencoj inter si. Ĉiu sekto havis sian propran templon kaj rifuzis kredi kiel la aliaj. Al Perso tio ĉi estas ridinda, sed eble al ili ĝi estis serioza afero. Unu tagon en ĉiu semajno ili kunvenis; la pastroj legis longajn moralajn skribaĵojn de ili mem verkitajn, tiam sekvis muziko de dungitaj kantistoj. Post la Diservo ili disiĝis, kaj ne pensis pri la templo aŭ la pastro dum ankoraŭ sep tagoj. Abdul diras ke ili ne estis religia popolo. Li ankaŭ diras ke en la temploj sin trovis pleje virinoj.

Posttagmeze ni transiris vastan plezurkampon, kiu nun estas sovaĝa arbaro, sed kun signoj ankoraŭ videblaj de vastaj promenejoj kaj veturejoj2. Restas avenuo kun bronzaj statuoj, el kiuj multaj ankoraŭ staras en bona stato, sed ili estas tre ridindaj. Omar kaj mi [p. 28] ankoraŭ rigardas ilin kiel karikaturojn, sed Abdul estas certa ke ili estas seriozaj klopodoj, kaj diras ke la Usonanoj facile kontentiĝis pri artaj aferoj.

Ni perdis la vojon en la parko, ne havante gvidilon kiel en la stratoj de la urbo. Tio ĉi estis plej bonŝanca afero, ĉar pro tio ni faris mirigan eltrovon.

Okazis laŭ tia maniero:

Iom venkitaj de la varmego, ni haltis sur monteto por ripozi. Dum ni kuŝis sub la arbo mi rimarkis kuriozajn skulptaĵojn sur grandega bloko al kiu Omar apogis sian dorson. Ili tute malsimilis tiujn, kiujn ni jam vidis, kaj tamen ili ne estis nekonataj. Dum mi tie kuŝis kaj senzorge rigardis ilin subite venis al mi en la kapon ke ili estas Egiptaj. Ni tuj komencis studi ilin, kaj trovis je nia surprizo obeliskon el Egipta granito, kovrita per hieroglifoj pli antikvaj je miljaro ol la plej antikvaj monumentoj de la lando.

Vere, ni estis konfuzataj!

„Kiam la Egiptoj invadis Usonon?“ demandis Josafa Hason, kun solena elrigardo, kvazaŭ li volis rememorigi sin pri dato.

„Neniu Egipto iam aŭdis pri Usono,“ diris Abdul. „Tiu ĉi obelisko finiĝis dudek jarcentojn antaŭ ol la unua Usonano ĉesis suĉi. Sendube ili alportis ĝin tien ĉi kiel kuriozaĵon, same kiel ni alportos al Persujo la bronzan kapon de Georgo Vaŝington.“

Ni longe studis la monumenton, kaj mi [p. 29] pensis ke Abdul malkontentiĝis tial ke li ne povis porti ĝin for.

Ankaŭ dum ni estis en tiu ĉi parko ni venis al alta turo, sole staranta, kaj grimpis al la supro, kie ni ĝuis vastegan vidaĵon.

La grandeco de la urbo estis miriga.

Mejlojn malproksime en la rivero naĝis Testudo, blanka ero sur la akvo. Ĉie ĉirkaŭe ĝis la limo de nia vido estis ruinoj, kaj ruinoj, kaj ruinoj. Pli melankolia vidaĵo neniam ekzistis. La blua ĉielo, la hela sunbrilo, la bonodora aero kun la belaj floroj kaj kantantaj birdoj nur igis ĝin pli malĝoja. Ili ŝajnis mokaĵo.

Ni nun starigis nian tendon por nokti kaj mi ne plu povas skribi. Nekalkulebla amaso da flugantaj insektoj kolektiĝas ĉirkaŭ ni kun malaminda zumado, kaj mordas nin preter nia tolero. Ili estas pesto trifoje malbenita.

Mi diris al Abdul, ke lia teorio pri la ekstermo de la Usonanoj estas fabelo por tiuj, kiuj neniam estis tie ĉi. Neniu homo sen leda haŭto povas travivi duan nokton.

La 18an de Majo.

Kompatinda Hason estas pli ol malsana. Li renkontis en la estinta nokto nekonatan beston, kaj lia malvenko estis malnobla. La besto, beleta estaĵo, tre simila al katido, sin trovis proksime, kaj Hason, kun malofta kuraĝo, lerte ĵetis sin sur ĝin.

Kaj tion, kio do okazis, neniu el ni povas precize diri. Kaj Hason! Mankas vortoj. Li [p. 30] portas kun si odoron sufiĉe fortan por dezertigi tutan provincon. Ni devis lasi lin surtere kaj sendi al li novajn vestojn.

Vere, tiu ĉi estas lando de surprizoj.

Niaj manoj kaj vizaĝoj ankoraŭ doloras pro la mordantaj insektoj, kaj ŝajnas ke la parfumo de la odora katido neniam forlasos nin.

Abdul estas feliĉa. Ni trovis centojn da metalaj blokoj, el kiuj la plej malbona laŭ lia diro estos la gemo de muzeo. Ili estis trovitaj de Taki-u-Din en la subetaĝo de alta konstruaĵo, ĉiuj zorge metitaj sur ferajn bretojn. La klarigo kiun ili donas al ni pri la moroj kaj kutimoj de ĉi tiu ridinda popolo igas ilin plej altvaloraj al historiistoj.

Ŝajnas al mi ke Abdul iom ĝuas sidi sur la malvarmeta ferdeko de Testudo kaj rigardi Josafa’ Hason’ piedirantan tien ĉi kaj tien sur la ruinoj de malproksima kajo.

La 19an de Majo

La aero estas pli malvarmeta. Ab-i-Garm pensas ke ventego minacas.

Eĉ Abdul estas konfuzita pri la ligna figuro kiun ni hieraŭ alportis al la ŝipo3. Ĝi estas bone konservita, kun la barbaraj koloroj ankoraŭ freŝaj sur ĝi. Ili trovis ĝin starantan en malgranda butiko.

[p. 31]

Kiamaniere la Usonanoj adoris tiujn ĉi idolojn, kaj kial ili staris en malgrandaj butikoj kaj neniam en la grandaj temploj, estas mistero. Ĝi portas sur la kapo diademon el plumoj, kaj dum ni sidis kaj fumis sur la ferdeko tiun ĉi vesperon mi diris al Abdul ke eble ĝi estas la bildo de iu Usona nobelo. Je kio li diris ke ili ne havis nobelojn.

„Sed la Usonanoj de altranga sango,“ mi demandis, „ĉu ili ne havis titolojn?“

„Nek titolojn nek altrangan sangon,“ li respondis. „Kaj tial ke ili ĉiuj havis la saman devenon kaj venis al tiu ĉi lando nur por pli bone prosperi ol hejme, ĉiu el ili estis estimata aŭ malestimata laŭ sia riĉaĵo. Tial ke ili multe respektis monon, tio estis kontentiga distingilo. La rezulto estis ke la familioj, kiuj posedis riĉaĵon dum kelkaj generacioj, kvazaŭ fariĝis aristokratoj. Tiu ĉi supera klaso pasigis multe da tempo ĉe sportoj kaj amuzaĵoj kaj elspezis multe da mono, ĉar ili treege ŝatis la paradon. Ilia intelekta kresko estis malforta, kaj ili havis malgrandan influon ekster socialaj aferoj. Ili imitis la manierojn de eksterlandaj aristokratoj. Ili estis tre atentaj al vagantaj nobeloj el fremdaj landoj. Eĉ parencojn de titoluloj ili salutis kun plej varma entuziasmo.“

Tiam mi diris al li: „Sed klarigu al mi, ho Abdul, kiel tiu ĉi malprofunda nacio povis fariĝi tiel potenca.“

„Ili estis potencaj nur laŭ nombro kaj ne sufiĉe fortaj por porti la sukceson. En la komenco de la dudeka jarcento—laŭ ilia [p. 32] kalkulo—grandegaj riĉaĵoj amasiĝis en unu tago, kaj la Usonanoj ebriiĝis de mono.“

Je kio mi ekkriis: „Ho lando de plezurego! Ĉar multe da mono ĝojigas!“

Sed la maljunulo skuis la kapon: „Tre vere, ho princo; sed la rezulto estis treege malfeliĉa. La grandegaj riĉaĵoj regis ĉion, eĉ la registaron de la lando kaj la juristaron. Per financaj ruzoj ili amasigis fablajn monsumojn. Junuloj senmoraliĝis, ĉar honesta industrio kun moderaj profitoj estis por ili ridindaĵo.“

„Vere, tio estas laŭ la naturo!“ mi diris. „Sed en lando kie ĉiuj estis riĉaj, ĉu sin trovis iuj, kiuj volis fari la malaltajn laborojn? Ĉar neniu volas ŝoveli koton kiam la poŝoj estas plenaj de oro.“

„Ĉiuj ne estis riĉaj. Kaj kiam la malriĉuloj ankaŭ fariĝis avaraj tiam ili fariĝis batalemaj. Tiam komenciĝis socialaj malpacoj kun sangoverŝo kaj ruiniĝo.“

La 20an de Majo.

Glacia vento kun pluvego el la nordoriento. Hieraŭ ni spasme spiris pro la varmega aero. Hodiaŭ ni tremas en vintraj vestoj.

La 21an de Majo.

Same kiel hieraŭ. Al la plimulto de ni estas malvarme. Miaj dentoj tremas kaj mi estas kaj varma kaj malvarma. Ventego pli malbona neniam ĝemis ĉirkaŭ ŝipo. Omar nomas ĝin la kriegantaj voĉoj de la cent milionoj da Usonanoj kiuj sendube pereis en simila vetero.

[p. 33]

La 16an de Junio.

Estas multaj tagoj de kiam mi tuŝis ĉi tiun taglibron. Abomenan malsanon mi havis, kiu detruis energion kaj kuraĝon. Ĝi kvazaŭ similis al febro, kaj tamen miaj membroj estis malvarmaj. Mi ne povus ĝin priskribi eĉ se mi volus.

Abdul eniris la kajuton hodiaŭ vespere kun kelke da metalaj platoj kaj parolis pri ili. Li tute ne respektas la intelektojn de la antikvaj Usonanoj. Mi pensis momenton ke li kontraŭdiris sin, sed li estis prava kiel kutime. Estis jene:

Abdul: Ili multe legis.

Kan-Li: Vi jam diris al ni ke ili ne havis literaturon. Ĉu ili multe legis nenion?

Abdul: Vere, vi estas ĝin dirinta! Ĉiutage ili publikigis vastajn paperfoliojn en kiuj ili plej detale priskribis ĉiujn krimojn. Ju pli terura la krimo, des pli preciza la priskribo. Teruroj estis ilia ĉefa ĝojo. Skandalojn ili englutis kun malsataj okuloj. Ĉi tiujn kronikojn pri krimo kaj abomenaĵoj ili eldonis cent-milope. Preskaŭ ĉiu familio en la lando legis ilin.

Kan-Li: Kaj ĉu tio anstataŭis la literaturon?

Abdul: Jes.

La 20an de Junio.

Ree ni estas sur la maro; malproksime de Nu-Jok je dutaga vojaĝo. Nia decido estis subita. Abdul, en malfeliĉa momento, trovis inter tiuj malbenitaj platoj geografian karton de la lando, kaj sekve de tio li sentis fortegan [p. 34] deziron viziti unu urbon nomitan „Washington“. Mi ŝanceliĝis kaj fine konsentis, malsaĝe mi pensas, ĉar la ŝipanaro sopiras al Persujo. Kaj tiu ĉi urbo kuŝas enlande apud rivero. Li diras ke ĝi estis ilia plej belega urbo, la registara sidejo, la ĉefurbo de la lando. Ab-i-Garm ĵuras ke li ĝin povos trovi se la karto estas vera.

Hason ankoraŭ manĝas sola.

Hodiaŭ posttagmeze ni ripozis sur la ferdeko, dum Testudo kviete naĝis suden. Tero vidiĝis laŭ la dekstra flanko de la ŝipo, nedifinita strio laŭ la okcidenta horizonto.

Iom post tagmezo, dum ni preternaĝis la ruinon de giganta turo—eble lumturo—Abdul subite ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam li alparolis Ab-i-Garmon, demandante je kiom da mejloj ni estas malproksime de la Nu-Joka haveno. La respondon mi jam forgesis, sed ĝi treege ekscitis la maljunulon. Mi rimarkis nekutiman brilon en liaj okuloj, ankaŭ ektremon de la fingroj dum li almontris la maron ĉirkaŭan, kaj ekparolis:

„Sub ni, la fundo de l’ maro estas kovrita de feraj ŝipoj—ruinoj de grandiozaj militŝiparoj—la plej potencaj en la homa historio!“

Tuj ni ĉiuj interesiĝis.

„Kiuj militŝiparoj?“ mi demandis. „Kaj kio detruis ilin. Ĉu estis batalo?“

Abdul: Batalo, grandega ekster la koncepto de iu Perso; konflikto en kiu la maro skuiĝis kaj la ĉielo disŝiriĝis per la tondrado de feraj [p. 35] monstroj. Unu el ili estis sufiĉe potenca por dispecigi en atomojn tutan aron da Testudoj.

Jafar-el-Beg: Vere! Tio estas rakonto facile dirita, sed ĝi tute ne estas kredinda. En Testudo mi sentus min sufiĉe forta por kontraŭstari iujn el viaj infan-fabelaj mirindaĵoj.

Abdul: Saĝa vi estas. Ĉar la perdo de via cerbo, Jafar-el-Beg, ne povus influi vian parolon.

Je kio ĉiuj ridegis, kaj Jafar-el-Beg silentis.

Kan-Li: Rakontu al ni pri tiu ĉi batalo, ho Abdul. Mi memoras nun ke mi iam legis pri ĝi en la kolegio. Tiujn ĉi detalojn pri la antikva historio mi forgesas. Kiamaniere ĝi okazis?

Abdul: Mi jam diris ke la Usonanoj estis avaraj. Kaj ilia avareco, fine, okazigis tiun ĉi militon. Per partiaj leĝoj ili havigis al si la leonan parton de la komerco de la mondo. Tio haltigis la prosperon de aliaj nacioj, ĝis fine la plej potencaj nacioj de Eŭropo kombiniĝis por memdefendo kontraŭ ĉi tiu ĉion-sorbanta avideco. Ili amasigis mararmeon plej grandegan. Tiam, trans la oceano, venis la fera malamiko. Kaj tie ĉi, sur la loko kie ni nun naĝas, ili renkontis la Usonajn ŝipojn.

Kan-Li: Kiom da ŝipoj entute?

Abdul: La Usonanoj havis okdek grandajn ŝipojn el fero, kaj multajn pli malgrandajn ŝipojn. La malamikaro havis ducent kvardek grandajn ŝipojn, ĉiuj el fero. Ankaŭ pli malgrandajn ŝipojn por diversaj celoj ili havis.

[p. 36]

Kan-Li: Alaĥo! Malbona afero por niaj avaraj amikoj! Kaj tial ke ili estis nacio da komercistoj ili eble malŝatis la militon.

Abdul: Pri tio la historiistoj malkonsentas. Laŭ la Usonanoj mem ili estis potencaj militistoj. Sed iuj tiamaj verkistoj donas alian ideon. Ala-el-Kalaf estas certa ke ili estis timuloj, malfortaj en korpo kaj spirito, sed ofte tre bonŝancaj. Laŭ mia opinio ĉi tiu batalo ĵetas plenan lumon sur la aferon. Tago simila al tiu ĉi ĝi estis, ankaŭ en Junio, kiam la Eŭropanoj, naĝante norden laŭ la marbordo por kapti Nu-Jokon, renkontis la Usonan admiralon Bedford kun liaj okdek ŝipoj. Kaj la batalo ne longe daŭris.

Kan-Li: Vere, mi kredas vin! Tial ke la Eŭropanoj havis po tri ŝipoj kontraŭ unu mi donus al ili ĉirkaŭ duonan tagon, posttagmezon similan al ĉi tiu, por sendi la avarulojn al la fundo.

Abdul: Via konjekto estas bona, ho princo, rilate al la daŭro de la milito. Ĝi daŭris ĝuste someran posttagmezon. Sed estis la Usonanoj kiuj sendis la malamikojn al la fundo. Kaj la maro sub niaj piedoj estas kovrita de feraj korpoj.

Kan-Li: Diablo! Se tio estas vera rakonto, kaj mi ne dubas, la avaruloj ne estis tute malindaj.

Omar: Kiam tio ĉi okazis?

Abdul: En la frua parto de la dudeka jarcento. Mi ne memoras la daton, sed ĝin neniam forgesis la Usonanoj. Certe ili juste fieris, ĉar [p. 37] en tiu tago ili faris mirindaĵojn. Admiralo Bedford foje estis ĉirkaŭata de dekduo da Germanaj militŝipoj. Kaj jen! li detruis ĉiujn! Kaj el Franca kaj Rusa ŝiparoj li detruis egalan nombron; ankaŭ kelkajn Britajn kaj Italajn ŝipojn.

Omar: Diablo! Bonega afero!

Abdul: Jes. Aliajn miraklojn faris la Usonanoj en tiu tago. Teksas, ŝipeto kun pinta antaŭparto, enpremegis truojn en dudekon da grandaj ŝipoj, kaj la akvo englutis ilin. Ankaŭ alia ŝipeto, longa kaj mallarĝa, kaj de la Usonanoj elpensita, faris grandajn difektojn. Tiu ĉi mirinda maŝino naĝis tien ĉi kaj tien inter la fremdaj ŝipoj kaj ilin difektegis. Multe da gloro la komandanto havigis al si.

Ab-i-Garm: Kaj kiom da ŝipoj perdis la Usonanoj?

Abdul: Raportoj estas kontraŭdiraj. Laŭ iu Usonano ili ne perdis iun ŝipon, sed laŭ aliaj aŭtoritatoj ili perdis kelkajn.

Kan-Li: Bonega batalo! Sed ĉu vi povas klarigi kiel tia malsupera popolo povis subite fariĝi heroa?

Abdul: Laŭ Barnes, frua Brita historiisto, ili estis mirige bonŝancaj sur la akvo. Kaj tiun diron subtenas iu Hispana admiralo, Molino, kiu opinias ke la Usonanoj, pro tio ke ili estis malpia popolo, estis helpataj de la diablo.

La 2an de Julio.

Ni estas en la rivero kiu kondukas al „Washington“. Ab-i-Garm diras ke ni vidos ĝin morgaŭ. La rivero havas malpuran koloron.

[p. 38]

La 3an de Julio.

Ni vidas antaŭ ni la ruinojn de granda kupolo, ankaŭ tre altan kolonon. Eble ili apartenas al la urbo kiun ni serĉas.

La 4an de Julio.

Neniam ni forgesos ĉi tiun daton. En plej gaja humoro ni forlasis Testudon tiun ĉi matenon, sen ia ideo pri la teruraj okazontaĵoj, kiuj atendis nin. Ĉirkaŭ tagmezo mi surteriris, akompanata de Abdul, Omar, Josafa Hason, Jafar-el-Beg, Mulai la unua oficiro, Amad la kuiristo, Taki-u-Din, kaj du maristoj. Nia marŝo ĵus komenciĝis, kiam maltrankviliga eltrovo konsternis nin. Ni estis haltintaj laŭ peto de Abdul, por studi iujn surskribaĵojn sur ŝtono, kiam Omar, kiu ĵus ekiris, subite haltis kun surprizita ekkrio. Ni rapidis al li, kaj tie, en la mola tero, sin trovis postsignoj de homaj piedoj!

Mi ne povas priskribi nian surprizon. Ni decidis sekvi la postsignojn, kaj baldaŭ trovis, ke ili kondukas nin al la granda kupolo pli rekte ol ni mem povus iri. Nia eksciteco estis neesprimebla. Tiuj el ni, kiuj portis defendilojn, tenis ilin pretaj. La vojeto estis nemulte uzata, sed ĝi estis klare videbla. Ĝi serpentis inter defalintaj fragmentoj kaj ruiniĝantaj statuoj, kaj kondukis nin laŭ larĝa avenuo inter konstruaĵoj de vasta grandeco kaj solideco, kiuj multe superis iujn, kiujn ni vidis en Nu-Jok. Ĝi aspektis kiel urbo da monumentoj.

[p. 39]

Dum ni supreniris la monteton al la granda templo kaj vidis ĝin tra la arboj, kiuj sin levis super ni, ni miris pro ĝia grandeco kaj belegeco. Niaj okuloj vagis kun plezuro super la masivajn kolonojn. Ĉiu estis hakita el unu bloko, kaj ili estis ankoraŭ blankaj kaj freŝaj kvazaŭ nove faritaj. La vojeto kondukis nin sub unu el la malsupraj arkaĵoj de la konstruaĵo, kaj ni alvenis al la alia flanko. Tiun ĉi flankon ni trovis eĉ pli belega ol la alian. Ĉe la meza parto sin trovis ŝtuparo de admirinda vasteco, nun disfalanta kaj en multaj lokoj havanta kreskantajn florojn kaj herbon.

Silente suprenirante tiun ĉi ŝtuparon, dum la aliaj sekvis, mi ekvidis du homajn piedojn kun la plandoj al ni, lokitajn sur la balustrado supre. Per signo mi atentigis Abdul’ pri ili, kaj la okuloj de la maljunulo ekbrilis de ĝojo. Ĉu ĝi estas Usonano? Mi konfesas ekscitecon pro la ebla renkonto. Kiom de ili estis tie? kaj kiamaniere ili akceptos nin?

Rigardinte mian areton por vidi ĉu ĉiuj estas tie, mi kuraĝe supreniris la aliajn ŝtupojn kaj staris antaŭ li.

Li ripozis sur stranga kvarpieda seĝeto, kaj tenis siajn piedojn sur la balustrado, nivele kun la kapo. Vestita de feloj kaj maldelikata ŝtofo li multe similis al ĉasisto, kaj li trankvile rigardis min, kvazaŭ Persa nobelo estus ĉiutaga gasto. Tia akcepto ne plaĉis al mi, precipe ĉar li restis sidanta, kaj eĉ ne demetis la piedojn. Li skuis la kuriozan kapon kelkajn fojojn kvazaŭ tio estus sufiĉa saluto.

[p. 40]

Por konservi mian propran indecon antaŭ miaj kamaradoj mi ne povis permesi ke la barbaro sidu, kaj per signo mi petis lin ke li stariĝu. Li respondis neĝentile kraĉante el la buŝo brunan fluidaĵon trans la balustradon antaŭ li. Tiam rigardante min per kvazaŭ ridonta, sed samtempe serioza vizaĝo, li diris ion per nemuzika voĉo, kion mi ne komprenis.

Je tio Abdul kiu komprenis unu aŭ du vortojn rapide alproksimiĝis kaj alparolis lin en lia propra lingvo. Sed la barbaro malfacile komprenis, precipe pro la elparolo de Abdul. Tiu ĉi poste diris al mi ke la lingvo de la viro nemulte malsimilas la lingvon de la Usonanoj, kiel ili ĝin skribis antaŭ dek unu jarcentoj.

Kiam fine li stariĝis parolante kun Abdul, mi povis pli bone observi lin. Li estis alta kaj osteca, kun malgracia nuko, kaj aspektis ĉe la unua rigardo, kiel viro kvardekjara. Ni decidis poste ke li havis malpli ol tridek jarojn. Lia flava haŭto kaj manko da haroj igis lin aspekti multe pli maljuna ol li estis. Lia mieno ankaŭ surprizis min. Ĝi esprimis profundan malĝojecon, tamen liaj okuloj estis plenaj de gajeco, kaj lia buŝo senĉese esprimis mokadon. Mi mem ne ŝatis lian manieron. Li ne ŝajnis impresata de tiom da fremduloj, kaj tenis sin kvazaŭ estus negrave ĉu ni lin komprenas aŭ ne. Sed Abdul poste informis min, ke li faris tre multe da demandoj pri ni.

Jen kio Abdul eksciis: Tiu ĉi Usonano kun lia edzino kaj unu maljuna viro estis la solaj, kiuj restis el lia raso. Tridek unu mortis tiun [p. 41] ĉi someron. En antikvaj tempoj la lando enhavis multajn milionojn de liaj samlandanoj. Ili estis la plej potenca nacio en la mondo. Li ne povis legi. Li havis du nomojn, unu estis „Jon“, la alian li jam forgesis. Ili loĝis en ĉi tiu templo, ĉar ĝi estas malvarmeta. Kiam la templo estis konstruita, kaj por kia celo, li ne povis diri. Li almontris al la Okcidento, kaj diris ke la lando tie estas kovrita de ruiniĝintaj urboj.

Kiam Abdul diris al li, ke ni estas amikoj, kaj donacis al li belegan ĉasist-tranĉilon, li etendis al li sian dekstran manon kaj tie tenis ĝin. Momente Abdul rigardis ĝin mire, kiel faris ĉiuj, tiam kun subita inteligenteco li ekkaptis la etenditan manon en sian propran, kaj movis ĝin supren kaj malsupren. Tio ĉi estis interesa, ĉar Abdul informas nin, ke tiamaniere la Usonanoj salutis unu la alian.

Dum ĉio tio ĉi okazis, ni eniris grandan rondan salonon sub la kupolo. Tiu ĉi salono estis vastega, kaj ankoraŭ restis signoj de antaŭa belegeco. Laŭ la muroj sin trovis marmoraj statuoj ĉirkaŭitaj de hedero, kaj ili rigardis nin per melankoliaj okuloj. Tie ĉi ni ankaŭ renkontis maldikan maljunulon, kies senhara kapo kaj senbarba vizaĝo preskaŭ igis min ridi.

Laŭ peto de Abdul nia mastro kondukis nin en kelkajn el la pli malgrandaj ĉambroj por montri al ni la vivmanieron de la Usonanoj, kaj estas neeble imagi pli patosan miksaĵon de gloro kaj ruiniĝo, de riĉeco kaj malriĉeco, de [p. 42] civilizacio kaj barbareco. Malnovaj mebloj, pladoj el arĝento, bronzaj figuroj, eĉ altvaloraj pentraĵoj estis disĵetitaj en la ĉambroj, flanke de la plej primitivaj iloj. Estis klare, ke la antikvaj artoj jam de longe estis forgesitaj.

Kiam ni revenis al la ronda salono nia mastro momente malaperis en ĉambron, kiun li ne estis montrinta al ni. Li revenis portante ŝtonan vazon kun malgranda kolo, kaj lin sekvis knabino, kiu portis pokalojn el kupro kaj stano. Tiujn ĉi ŝi metis sur defalintan parton de la kupolo, kiun ili uzis kiel tablon.

La knabino estis interesa. Ŝi havis belan kapon, delikatajn trajtojn, flavan hararon, bluajn okulojn, kaj paceman malgajan mienon, kiu tuŝis mian koron. Se ŝi estus estinta malbela, la tago estus havinta tute alian finon.

Ni ĉiuj salutis ŝin, kaj la Usonano diris kelkajn vortojn, kiujn ni prenis kiel prezentajn vortojn. Li plenigis la pokalojn el la ŝtona vazo, kaj tiam dirante ion, kion Abdul ne komprenis, li etendis sian pokalon kun stranga moveto kaj metis ĝin al siaj lipoj. Kiam li tion faris Omar ekkaptegis mian brakon kaj diris:

„La ĝusta gesto de la fantomo!“

Kaj tiam kvazaŭ al si mem. „Kaj hodiaŭ estas la kvara de Julio.“

Sed li trinkis, kiel faris ĉiuj, ĉar nia soifo estis forta kaj la odoro de la ora fluidaĵo estis plej alloga. Ĝi havis pli varmegan guston ol la fajroj de la infero. Ĝi ankaŭ estis tre potenca kaj tre gajigis la sentojn. Ni tuj fariĝis feliĉaj.

[p. 43]

Kaj estis tiam ke Hason faris senprudentan agon. Estante proksime de la knabino kaj tre impresita de ŝia beleco, li alparolis ŝin kiel Hura-al-missan4, kion, kompreneble, ŝi ne komprenis. Sed tio ne sufiĉis al li; li poste metis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian talion kun la intenco kisi ŝin. Tre timigita, ŝi penis liberigi sin. Sed Hason, tenante ŝian belan mentonon per la alia mano, estis preskaŭ metinta siajn lipojn al ŝiaj, kiam la maljuna viro levis sian pezan bastonon kaj faligis ĝin kun kruela rapideco sur la kapon de nia kamarado. La frapo de la bastono sur la fortan kranion sonadis en la kupolo kaj eĥis tra la malplenaj koridoroj.

Josafa Hason palpebrumis kaj ŝanceliĝis.

Tiam, kun furiozeco en la vizaĝo, li kuregis sur la maljunulon.

Sed tiam la juna Usonano enmiksiĝis. Li rapide alproksimiĝis, forte fermis sian ostecan manon kaj kun miriga rapideco ŝovegis ĝin antaŭen, tiel rekte ke ĝi renkontis la vizaĝon de Hason, kaj li, je nia surprizo, subite kaj neĝentile sidiĝis sur la marmoran pavimon, kaj la sango elkuregis el la nazo. Li estis kompatinda vidaĵo.

Pro tio ke tiamaniera batalo estis por ni nekonata, ni estis tre konsternitaj, kaj opiniis ke li estas mortigita. Jafar-el-Beg, fortega luktisto, kun potenca korpo, furioze kuregis sur la Usonanon por kiu mi tremis. Sed la brakon li ree elŝovegis, kaj Jafar-el-Beg ankaŭ [p. 44] sidiĝis. Malĝoja spektaklo ĝi estis, kaj la koro de ĉiu Perso forte ekbatis.

Ĉe tiu ĉi tempo Hason ree staris, purpura de kolero. Kun levita glavo li kuregis sur nian mastron. La maljuna viro metis sin inter ilin. Hason kun senpripensa krueleco, frapegis la kapon, kaj streĉis lin sur la plankon. Momenton la junulo staris konsternita, tiam ekkaptante la bastonon de la maljunulo—peza bastono kun fera pinto—li saltegis antaŭen, kaj, pli rapide ol vortoj povas diri, donis teruran frapon sur la kapon de Hason, kiu falegis al la planko kun rompita kranio.

Ĉio tio ĉi okazis en momento, kaj freneza konfuzo sekvis. Miaj kamaradoj eltiris siajn defendilojn kaj kuregis kontraŭ la Usonano. La knabino kuris antaŭen aŭ de teruro aŭ por protekti sian amanton, mi ne scias, kiam sago el la pafarko de maristo trapikis ŝian koron.

Tio donis al la Usonano la energion de dekdu homoj.

Li senkonsciigis bravan Mulai’ per frapo, kiu mortigus bovon. Pri tia furiozeco mi ne havis koncepton. Li malaltigis sian bastonon kiel fulmofajron el la ĉielo sur la kraniojn de la Persoj, tamen li ĉiam alproksimiĝis la pordon por malhelpi siajn malamikojn ĉirkaŭi lin. Kvar el nia nombro, en tiom da minutoj, sekvis Hason al la planko. Mulai, Jafar-el-Beg, Taki-u-Din, kaj Zenjan, maristo, kuŝis streĉitaj sur la pavimo, ĉiuj mortintaj aŭ treege vunditaj.

Tiel subite okazis tio ĉi, ke por mi ĝi preskaŭ ne ŝajnis realaĵo. Mi kuregis antaŭen [p. 45] por haltigi la batalon, sed li malkomprenis mian celon, kaj per potenca frapo faligis mian glavon el mia mano, kaj estis ĵus levinta la bastonon por doni al mi la duan frapon, kiam brava Omar enpaŝis por savi min, kaj subite puŝegis sian glavon al la viro. Sed ho ve! la Usonano defendis sin per frapo eĉ pli rapida, kaj malaltigis sian bastonon tiel rapidege sur la kapon de mia kamarado ke ĝi kuŝigis lin kun la aliaj.

Kiam Omar falis, mi rimarkis ke la Usonano havis multajn vundojn, ĉar miaj kamaradoj faris multajn sovaĝajn atakojn. Li ŝanceliĝis kiam li movis sin al la pordo, kaj li apogis sin al la muro momenton, dum la okuloj renkontis la niajn kun elrigardo de batalemo kaj malestimo, kiun mi volonte forgesus. Tiam la bastono falis el lia mano; li ŝanceliĝe iris al la granda portiko, kaj falis peze al la pavimo. Abdul kuris al li, sed li estis senviva.

Kiam li falis, mirinda afero okazis—neebla afero, kiam mi pensas pri ĝi, sed Abdul kaj mi vidis ĝin klare.

Antaŭ la vasta ŝtuparo kaj sidanta kontraŭ tiu ĉi pordo estas granda statuo de Georgo Vaŝington. Kiam la Usonano ŝanceliĝe falis sur la portiko, kun manoj etenditaj kaj kun la Morto en la koro, tiam ĉi tiu statuo malrapide mallevis la kapon kvazaŭ por danki pro kuraĝa batalo.

Eble ĝi estis la malĝoja akcepto de maldolĉa fino.

[p. 46]

La 7an de Julio.

Ree sur la maro.

Tiuĉifoje al Persujo, portante niajn vunditojn kaj la cindrojn de la mortintoj; la cindroj de la enlanduloj kuŝas sub la Granda Templo. La kranion de la lasta Usonano mi donacos al la muzeo de Teheran.

Fino.


Notoj

1.

Tiuj ĉi objektoj estas nun en la muzeo de Imperia Kolegio en Teheran.

2.

Malik kredas ke tiu ĉi sendube estas „Central Park“ iafoje menciita en la Usona literaturo.

3.

La „ligna figuro“ estis skulptaĵo reprezentanta Indianon. En Usono tiaj skulptaĵoj, laŭ malnova kutimo, ofte troviĝas antaŭ la pordoj de cigar-vendejoj.—Rim. de la tradukinto.

4.

La plej anĝela el virinoj.