La fonto de tiu dokumento legeblas jene, kaj la ofteco-listo de radikoj jene.

Ronjo, rabista filino

    Astrid Lindgren
El la sveda tradukis Runo Stridell
Lingva redakto: Per Aarne Fritzon kaj Franko Luin
e LIBRO Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91 - 7303 - 059 - 7
inko@omnibus. se http: //www. omnibus. se/inko INKO
SE - 13542 TYRESö · SVEDIO APRILO 2001


ENHAVO


Ĉapitro 1

    En tiu nokto, kiam naskiĝis Ronjo, fulmotondris en la montaro. Jes, estis tia fulmotondra nokto, ke ĉiuj troloj loĝantaj en la Matisarbaro terurigitaj kaŭris en siaj kavoj kaj rifuĝejoj. Nur la kruelaj harpioj ŝatis fulmotondron pli ol ĉiujn aliajn veterojn, kaj flugis kriante ĉirkaŭ la rabista kastelo sur Matismonto. Tio ĝenis Lovison, kiu estis naskonta infanon, kaj ŝi diris al Matiso: ” Fortimigu la bruantajn harpiojn, alie mi ne povas aŭdi, kion mi kantas. ” Loviso nome kantis dum ŝi estis naskanta. Tio faciligas la akuŝon, ŝi asertis, kaj la ido certe havos gajan humoron, se ĝi naskiĝas kun kanto.

Matiso prenis sian arbaleston kaj ĵetis du sagojn tra la paffenestreto.

    ” Foriru, harpiaĉoj, ” li diris. ” Mi ja havos infanon ĉi - nokte.

    Ĉu vi tion komprenas, megeroj ! ” ” Hoho, li havos infanon ĉi - nokte, ” kriegis la harpioj, ” fulmotondran infanon, sendube etan kaj malbelan, hoho ! ” Tiam Matiso denove pafis rekte en la harpiaron. Sed ili nur mokridis al li kaj flugis kun koleraj krioj foren super la arbopintoj.

    Dum Loviso kuŝis naskante kaj kantante, kaj dum Matiso laŭ povo punis la harpiojn, liaj rabistoj sidis ĉe la fajro en la granda ŝtonhalo manĝante kaj drinkante kaj bruis kaj bruegis same laŭte kiel la harpioj. Ion ili ja devis fari dum la atendo, kaj ĉiuj dek du vere atendis ion, kio okazos tie supre en la turĉambro. Ĉar en ilia tuta rabista tempo ne estis naskita infano en la kastelo de Matiso. Plej multe atendis Kalva Petro.

    ” Ĉu tiu rabista ido ne baldaŭ venos ? ” li diris. ” Mi estas maljuna kaj kaduka kaj baldaŭ finvivis mian rabistan vivon.

    Estus bone ekvidi novan rabestron antaŭ ol mi finos. ” Li estis ĵus dirinta tion, kiam la pordo malfermiĝis kaj Matiso enkuris preskaŭ sensaĝa pro ĝojo. Kun laŭtaj ĝojsaltegoj li rondkuris en la salono kaj kriis kiel frenezulo.

    ” Mi ekhavis idon ! Ĉu vi aŭdas, kion mi diras, mi ekhavis idon ! ” ” El kiu speco ĝi estas ? ” demandis Kalva Petro en sia anguleto.

    ” Rabista filino, triumfo kaj ĝojo ! ” kriis Matiso. ” Rabista filino, jen ŝi venas ! ” Kaj trans la alta sojlo paŝis Loviso kun la infano en siaj brakoj. Tiam fariĝis abrupta silento inter la rabistoj.

    ” Nun ŝajnas al mi, ke la biero fiksiĝis en viaj gorĝoj, ” diris Matiso. Li prenis la knabinon de Loviso kaj portis ŝin en la rondon de la rabistoj.

    ” Jen, se vi volas vidi la plej belan infanon, kiu iam naskiĝis en rabista kastelo. ” La filino kuŝis sur la brako kaj rigardis lin per viglaj okuloj.

    ” Tiu ĉi idino jam komprenas iomete de ĉio ajn, tion oni vidas, ” diris Matiso.

    ” Kiun nomon ŝi havos ? ” scivolis Kalva Petro.

    ” Ronjo, ” diris Loviso. ” Kiel mi jam antaŭ longe decidis. ” ” Sed se vi estus naskinta knabon ? ” diris Kalva Petro.

    Loviso rigardis lin trankvile kaj severe.

    ” Se mi decidis, ke mia infano havu la nomon Ronjo, tiam fariĝos Ronjo. ” Poste ŝi turnis sin al Matiso:
” Ĉu vi deziras, ke mi prenu ŝin nun ? ” Sed Matiso ne volis forlasi sian filinon. Li staris mirigite, rigardante ŝiajn klarajn okulojn, ŝian buŝeton, ŝiajn nigrajn hartufojn, ŝiajn senhelpajn manojn, kaj li frostotremis pro amo.

    ” Infano, en tiuj etaj manoj vi jam tenas mian rabistan koron, ” li diris. ” Mi ne komprenas tion, sed tiel estas. ” ” Ĉu mi rajtas teni ŝin iomete, ” petis Kalva Petro kaj Matiso metis Ronjon en liajn brakojn, kvazaŭ ŝi estus ora ovo.

    ” Jen vi havas la novan rabistestron, pri kiu vi longe parolis. Sed ne lasu ŝin fali, ĉar tiam alvenis via lasta momento. ” Sed Kalva Petro nur ridetis al Ronjo per sia sendenta buŝo.

    ” Ŝi ne multe pezas, ” li diris mirigite kaj levis - mallevis ŝin kelkfoje.

    Tiam Matiso ĉagreniĝis kaj abrupte reprenis la infanon.

    ” Kion vi atendis, ŝafkapulo ? Grandan dikan rabistestron kun ventrego kaj pintbarbo, aŭ kion ? ” Tiam ĉiuj rabistoj komprenis, ke oni ne povas fari rimarkojn koncerne tiun ĉi infanon, se oni deziras, ke Matiso restu bonhumora. Kaj vere ne estis saĝe ĉagreni lin. Tial ili tuj komencis laŭdi la novnaskiton. Ili ankaŭ malplenigis multajn pokalojn da biero je ŝia honoro kaj tiel gajigis Matison. Li okupis la honorsidejon inter ili kaj ĉiam denove eksponis sian mirindan infanon.

    ” Tio ĉi mortincitos Borkon, ” diris Matiso. ” Li sidu en sia kaduka rabistejo kaj grincu la dentojn pro envio, jes, ĝemo kaj morto, fariĝos tia grincado, ke ĉiuj harpioj kaj grizgnomoj en la Borkarbaro devos permane ŝirmi siajn orelojn, kredu min. ” Kalva Petro kapjesis kontente kaj diris kun eta subrido:
” Jes, tio mortincitos Borkon. Ĉar nun pluvivos la gento de Matiso, sed la gento de Borko rapide pereos. ” ” Jes, ” diris Matiso, ” rekte pereos, ĉar laŭ mia scio Borko ne sukcesis ekhavi idon, kaj certe ne sukcesos. ” Tiam sonis ektondro, kian oni neniam antaŭe aŭdis en Matisarbaro. Ĝi estis tiel forta, ke eĉ la rabistoj paliĝis, kaj Kalva Petro falis planken, li ja estis malforta. De Ronjo oni neatendite aŭdis etan ploron, kaj tio skuis Matison pli ol la fulmotondro.

    ” Mia infano ploras, ” li kriis. ” Kion fari, kion fari ? ” Sed Loviso staris trankvila. Ŝi prenis la infanon de li kaj metis ĝin al sia mamo, kaj ploro ne plu estis.

    ” Tio tondris bone, ” diris Kalva Petro, kiam ankaŭ li iom trankviliĝis. ” Diablo prenu, se ĝi ne trafis. ” Jes, la fulmo trafis kaj kun granda efiko, tion oni povis vidi la sekvan matenon. La pratempa kastelo de Matiso estis fendita en du partojn. De la supro ĝis la plej profunda kela arkaĵo ĝi estis dividita en du partojn, kaj inter ili estis profunda abismo.

    ” Ronjo, via infana vivo komenciĝas grandioze, ” diris Loviso, kiam ŝi kun la infano en la brakoj staris apud la frakasita mursupro kaj rigardis la plorindaĵon. Matiso furiozis kiel sovaĝa besto. Kiel povas okazi tia afero al la malnova kastelo de liaj prauloj ? Sed Matiso neniam longe eltenis en sia furiozo, kaj li ĉiam trovis kaŭzojn konsoliĝi.

    ” Nu, ni ne plu havas tiom da sekretaj irejoj kaj kelaj ĉambroj kaj rubaĵoj por prizorgi. Kaj eble neniu nun misiros en la kastelo de Matiso. Vi memoras kiel estis, kiam Kalva Petro perdiĝis kaj reaperis nur post kvar tagoj. ” Tion Kalva Petro preferis ne memori. Ĉu estis lia kulpo, ke okazis tiel malfeliĉe ? Li ja nur volis esplori kiel granda kaj kolosa vere estas la kastelo de Matiso, kaj, kiel dirite, trovis ĝin sufiĉe granda por perdiĝi. La kompatindulo estis preskaŭ duonmorta antaŭ ol li finfine retrovis la grandan ŝtonhalon.

    La rabistoj, danko kaj laŭdo, tiel kriegis kaj bruis, ke li aŭdis tion de longe for, alie li neniam estus retrovinta la vojon hejmen.

    ” La tutan kastelon ni ja ĉiuokaze neniam uzis, ” diris Matiso. ” Kaj ni daŭre restos en niaj haloj kaj turĉambroj, kie ni ĉiam loĝis. Kio ĉagrenas min estas nur, ke ni perdis nian necesejan ĉambron. Jes, lamento kaj morto, ĝi nun troviĝas ĉe la alia flanko de la abismo, kaj mi kompatas tiun, kiu ne povas sin bridi ĝis ni aranĝos novan. ” Sed tiu afero baldaŭ estis farita, kaj la vivo en la kastelo de Matiso fluis ĝuste kiel antaŭe. Nur kun la diferenco, ke nun estis ankaŭ infano tie. Eta infano, kiu laŭ Loviso iom post iom tute stultigis Matison kaj liajn rabistojn. Kompreneble ne malutilus al ili fariĝi iom pli delikatanimaj kaj iom pli decaj en sia konduto, sed ĉio devas havi limon. Ĉar ja ne estis nature vidi dek du rabistojn kaj unu rabistan estron sidi ŝafe ridetantaj nur pro tio, ke idineto ĵus lernis ĉirkaŭrampi en la ŝtonhalo, kvazaŭ pli granda miraklo neniam estus okazinta sur la tero. Verdire Ronjo movis sin neordinare rapide, ĉar ŝi havis artifikan manieron puŝi per sia maldekstra piedo, kiun la rabistoj trovis unika.

    ” Sed finfine, plej multaj infanoj lernas rampi, ” diris Loviso. ” Sen fortaj laŭdoj kaj sen ke la patro pro tio forgesas ĉion kaj eĉ neglektas sian laboron. ” ” Ĉu estas via intenco, ke Borko transprenu la tutan rabadon ĉi tie en Matisarbaro ? ” ŝi demandis severe, kiam la rabistoj, kaj Matiso unua, tro frue hejmensturmis nur ĉar ili nepre volis rigardi, kiam Ronjo manĝas sian vesperan supon, antaŭ ol Loviso metos ŝin en la pendlulilon por la nokto.

    Sed Matiso ne aŭskultis tian babilaĉon.

    ” Ronjo mia, mia kolombeto, ” li kriis, kiam Ronjo puŝante per la maldekstra piedo fulmrapide rampis al li, tuj kiam li aperis ĉe la pordo. Kaj poste li sidis kun sia kolombeto sur la genuo kaj manĝigis ŝin per supo, dum liaj dek du rabistoj rigardis. La supujo staris iom for ĉe la fajrejo, kaj kun siaj krudaj rabistaj manoj Matiso estis iom mallerta, multe da supo verŝiĝis sur la plankon. Krome Ronjo jen kaj jen forpuŝis la kuleron kaj supo flugis en la brovojn de Matiso. La unuan fojon kiam tio okazis, la rabistoj ridegis tiel forte, ke Ronjo ektimis kaj ploris, sed ŝi baldaŭ komprenis, ke ŝi faris ion amuzan kaj volonte ripetis tion. Tio pli ĝojigis la rabistojn ol ĝi amuzis Matison. Sed cetere Matiso opiniis, ke ĉio entreprenata de Ronjo estas unika kaj ke ŝi mem estas sen egalulo sur la tero.

    Eĉ Loviso devis ridi, vidante Matison sidi kun la ineto sur la genuo kaj supo en la brovoj.

    ” Matiso, karulo, kiu povus kredi, ke vi estas la plej potenca rabista ĉefo en ĉiuj montoj kaj arbaroj ? Se Borko nun vidus vin, li certe enpisus sian pantalonon pro rido. ” ” Mi zorgus, ke li rapide lernus tion ne fari, ” Matiso diris trankvile.

    Borko estis la ĉefmalamiko. Same kiel la patro kaj avo de Borko estis ĉefmalamikoj de la patro kaj avo de Matiso. Jes, multe pli longe ol iu povis memori, la gentoj de Borko kaj Matiso estis malamikoj. Ili ĉiam estis rabistoj, kaj teruraĵo por la honestaj homoj, kiuj kun siaj ĉevaloj kaj ĉaroj kaj transportoj devis trapasi la densajn arbarojn, kie ili vivis.

    ” Dio helpu tiun, kiu devas trapasi la Rabistan pasejon, ” homoj kutimis diri, kaj tiam ili aludis la arbarpasejon inter la arbaroj de Borko kaj Matiso. Ĉiam kuŝis tie rabistoj atendantaj konvenan okazon por rabado. Ĉu temis pri rabistoj borkaj aŭ matisaj, tio estis afero indiferenta por la rabitoj. Sed por Matiso kaj Borko la diferenco estis granda. Ili riskis siajn vivojn batalante pri la rabaĵo, kaj ili ne hezitis rabi unu de la alia, kiam ne venis sufiĉe da transportoj tra la Rabista pasejo.

    Pri tio Ronjo sciis nenion, ŝi estis tro malgranda. Ŝi ne komprenis, ke ŝia patro estas timiga rabista ĉefo. Por ŝi li estis nur tiu bona barbulo Matiso, kiu ridas kaj kantas kaj krias kaj donas al ŝi supon. Lin ŝi ŝatis.

    Sed ŝi kreskis tagon post tago, kaj iom post iom komencis esplori la ĉirkaŭan mondon. Longe ŝi kredis, ke la granda ŝtonhalo estas la tuta mondo. Kaj tie ŝi bonfartis, tie ŝi sidis tute sekura sub la longa tablego kaj ludis per pinkonusoj kaj ŝtonoj, kiujn Matiso kolektis kaj hejmenportis por ŝi. Kaj la ŝtonhalo vere ne estis malbona loko por infano. Multon ĝojan oni povis sperti kaj multon lerni. Ronjo ŝatis aŭdi la rabistojn kanti antaŭ la fajro vespere. Ŝi sidis silente sub la tablo kaj aŭskultis, ĝis ŝi sciis ĉiujn rabistajn kantojn. Poste ŝi kunkantis per sia plej klara voĉo, kaj Matiso miregis pro sia unika infano, kiu kantas tiel bele. Ankaŭ danci ŝi lernis. Ĉar se la rabistoj estis aparte bonhumoraj, ili dancis kaj saltadis ĉirkaŭ la salono kiel frenezuloj, kaj Ronjo baldaŭ lernis, kiel oni faru.

    Ankaŭ ŝi dancis kaj saltis kaj faris rabistajn saltegojn, je ĝojo de Matiso. Kaj kiam la rabistoj poste eksidis ĉe la longa tablego por refreŝigi sin per pokalo da biero, Matiso fanfaronis pri sia filino.

    ” Ŝi estas bela kiel feino, konsentu tion. Same svelta, same nigrokula kaj same nigraharara. Vi neniam vidis tiel ĉarman idon, konsentu tion. ” Kaj la rabistoj kapjesis kaj konsentis. Sed Ronjo sidis silenta sub la tablo kun siaj pinkonusoj kaj ŝtonoj, kaj kiam ŝi vidis la rabistajn piedojn en kaproharaj pantofloj, ŝi ludis, ke ili estas ŝiaj malobeemaj kaprinoj. Tiajn ŝi vidis en la kaprinejo, kien Loviso kunprenis ŝin dum la melkado.

    Sed pli multe ol tion Ronjo apenaŭ vidis dum sia eta vivo.

    Ŝi sciis nenion pri la mondo ekster la kastelo de Matiso. Kaj iun belan tagon Matiso komprenis — kiom ajn li malŝatus tion — ke nun venis la tempo.

    ” Loviso, ” li diris al sia edzino. ” Nia infano devas ekscii, kia estas la vivo en la Matisarbaro. Lasu ŝin libera. ” ” Ĉu finfine vi komprenis tion, ” diris Loviso. ” Tion ni devus fari antaŭ longe, laŭ mia opinio. ” ” Gardu vin kontraŭ kruelaj harpioj kaj grizgnomoj kaj Borkorabistoj, ” li diris.

    ” Kiel mi sciu, kiuj estas harpioj kaj grizgnomoj kaj Borkorabistoj ? ” demandis Ronjo.

    ” Tion vi spertos, ” diris Matiso.

    ” Do, bone, ” diris Ronjo.

    ” Kaj krome vi estu atentema, ke vi ne perdiĝu en la arbaro, ” diris Matiso.

    ” Kion mi faru se mi perdiĝas en la arbaro ? ” demandis Ronjo.

    ” Vi trovu la ĝustan vojon, ” diris Matiso.

    ” Do, bone, ” diris Ronjo.

    ” Kaj ankaŭ vi estu atentema, por ke vi ne falu en la riveron, ” diris Matiso.

    ” Kion mi faru, se mi falas en la riveron ? ” demandis Ronjo.

    ” Vi naĝu, ” diris Matiso.

    ” Do, bone, ” diris Ronjo.

    ” Kaj vi atentu, por ke vi ne falu en la Faŭkon de l ’ infero, ” diris Matiso. Tiel li nomis la abismon, kiu dividis la Matiskastelon en du partojn.

    ” Kion mi faru, se mi falas en la Faŭkon de l ’ infero ? ” demandis Ronjo.

    ” Tiam vi ne plu faros ion ajn, ” diris Matiso kaj poste li eligis kriegon, kvazaŭ subite ĉiuj malbonaĵoj estus okupintaj lian bruston.

    ” Do, bone, ” diris Ronjo kiam Matiso ĉesis kriegi. ” Do mi ne falu en la Faŭkon de l ’ infero. Ĉu ankoraŭ io ? ” ” Jes, certe, ” diris Matiso. ” Sed tion vi spertos iom post iom.

    Nun iru ! ”

Ĉapitro 2

    Kaj Ronjo iris. Ŝi baldaŭ komprenis, kiel stulta ŝi estis — kiel ŝi povis kredi, ke la granda ŝtonhalo estas la tuta mondo ? Eĉ ne la grandega Matiskastelo estas la tuta mondo, ne, la mondo estas pli granda. Ĝi estas tiel granda, ke oni forgesas spiri. Ŝi ja aŭdis Matison kaj Lovison priparoli aferojn ekster la Matiskastelo. Ili menciis la riveron. Sed nur nun, kiam ŝi vidis, kiel ĝi kun sovaĝaj torentoj venis muĝante profunde el sub la Matismonto, ŝi komprenis, kio estas rivero.

Kaj nur nun, kiam ŝi vidis ĝin malluma kaj stranga kun ĉiuj siaj susurantaj arboj, ŝi komprenis kio estas arbaro, kaj ŝi ridis silente nur pro tio, ke ekzistas rivero kaj arboj. Ŝi apenaŭ povis kredi tion, imagu, ekzistas grandaj arboj kaj grandaj akvoj kaj ili vivas, ĉu oni povas ne ridi !
Ŝi sekvis vojeton rekte en la plej sovaĝan arbaron kaj venis al lageto. Pli malproksimen ŝi devis ne iri, laŭ ordono de Matiso. Kaj la lageto kuŝis tie, inter malhelaj arboj, nur la akvolilioj sur la akvo lumis blankaj. Ronjo ne sciis, ke tiuj estas akvolilioj, sed ŝi rigardis ilin longe kaj ridis mallaŭte, ĉar ekzistas akvolilioj.

    Ĉe la lageto ŝi restis la tutan tagon kaj faris multon, kion ŝi neniam provis antaŭe. Ŝi ĵetis abikonusojn en la akvon kaj ridis, kiam ŝi trovis, ke ŝi povas igi ilin ondolule forveli, kiam ŝi plaŭdis per la piedoj en la akvo. Pli bone ŝi neniam amuzis sin. Ŝiaj piedoj sentiĝis gajaj kiam ŝi grimpis. Ĉirkaŭ la lageto estis grandaj muskokovritaj ŝtonblokoj, konvenaj por rampado kaj abioj kaj pinoj por grimpado. Ronjo grimpis kaj rampis ĝis la suno komencis malaperi malantaŭ la arbokovritaj montetoj. Tiam ŝi manĝis la panon kaj trinkis la lakton, kiujn ŝi havis en la leda saketo. Poste ŝi kuŝiĝis sur la musko por iomete ripozi kaj super ŝi susuris la arboj. Ŝi kuŝis kaj rigardis ilin kaj ridis mallaŭte pro tio, ke ili ekzistas. Fine ŝi ekdormis.

    Kiam ŝi vekiĝis estis jam malluma vespero, kaj ŝi vidis stelojn brili super la arbopintoj. Tiam ŝi komprenis, ke la mondo estas ankoraŭ multe pli granda ol ŝi imagis. Kaj ŝi fariĝis melankolia pro tio, ke steloj ekzistas sed ne estas atingeblaj, kiel ajn oni sin streĉas. Nun ŝi jam estis en la arbaro pli longe ol ŝi rajtis. Nun ŝi devas iri hejmen, alie Matiso fariĝos furioza, tion ŝi sciis.

    La steloj spegulis sin en la lageto, ĉio cetera estis karbe nigra mallumo. Sed al mallumo ŝi alkutimiĝis. Ĝi ne timigis ŝin. Ĉu la Matiskastelo en la vintraj noktoj, kiam estingiĝis la fajroj, ne estis multe pli malluma ol ĉiuj arbaroj ? Ne, mallumon ŝi ne timis.

    Ĝuste kiam ŝi estis ironta, ŝi memoris pri la leda saketo. Ĝi restis sur la ŝtono, sur kiu ŝi manĝis, kaj en la mallumo ŝi suprengrimpis por preni ĝin. Ŝi subite imagis, ke tie ĉi, sur la granda ŝtono, ŝi venas pli proksimen al la steloj, kaj ŝi suprenlevis siajn manojn por provi, ĉu ŝi ne povas kolekti kelkajn por hejmenporti en la saketo. Sed tio ne sukcesis. Ŝi prenis la saketon kaj intencis malsupreniĝi.

    Tiam ŝi vidis ion, kio timigis sin. Ĉie inter la arboj briletis okuloj. Jes, estis rondo de okuloj ĉirkaŭ la ŝtono, kiuj observadis ŝin, kaj nur nun ŝi rimarkis tion. Neniam antaŭe ŝi vidis okulojn, kiuj povas lumi en la mallumo, kaj ŝi ne ŝatis ilin.

    ” Kion vi volas ? ” ŝi kriis. Sed ŝi ne ricevis respondon. Anstataŭe, la okuloj proksimiĝis. Malrapide, iom post iom, ili pli kaj pli alproksimiĝis, kaj ŝi aŭdis murmuron de voĉoj, strangaj, maljunaj grizaj voĉoj, kiuj murmuris kaj ĉantis seninterrompe:
” Grizgnomoj ĉiuj, homo troviĝas en Grizgnomarbaro, grizgnomoj ĉiuj, mordu kaj batu, grizgnomoj ĉiuj, mordu kaj batu ! ” Kaj subite ili estis tuj ĉe la ŝtono, kuriozaj, grizaj estaĵoj, kiuj minacis ŝin. Ŝi ne vidis ilin, sed ŝi sentis kun frostotremo, ke ili estas tie. Kaj nun ŝi sciis, kiel danĝeraj ili estas, la grizgnomoj, kontraŭ kiuj ŝi devas gardi sin, tion ja diris Matiso.

    Sed nun estis tro malfrue.

    Ĉar nun ili komencis bati la ŝtonon per klaboj kaj bastonoj aŭ per kio ajn trovebla. Bruis kaj krakis kaj eĥis tiel malagrable en la arbara silento, kaj Ronjo kriis, ŝi timis pro sia vivo.

    Kiam ŝi kriis, la gnomoj ĉesis bati. Sed nun ŝi aŭdis ion pli malagrablan. Ili komencis grimpi la ŝtonon. De ĉiuj flankoj ili venis el la mallumo. Ŝi aŭdis iliajn piedojn skrapi kaj ŝi aŭdis ilian murmuron:
” Grizgnomoj ĉiuj, mordu kaj batu ! ” Tiam Ronjo senespere kriis multe pli forte kaj batis ĉirkaŭ si per la leda saketo. Baldaŭ ili atakos kaj mortmordos ŝin, tion ŝi sciis. Ŝia unua tago en la arbaro estos ŝia lasta.

    Sed ĝuste en tiu momento ŝi aŭdis kriegon, kaj tiel furioze nur Matiso povis kriegi. Jes, jen li venas, ŝia Matiso, kun ĉiuj siaj rabistoj. Iliaj torĉoj lumis inter la arboj, kaj la kriego de Matiso eĥis en la arbaro:
” Foriru, grizgnomoj. Flugu en funelon, aŭ vi mortos ! ” Kaj tiam Ronjo aŭdis la puŝbruon de etaj korpoj, kiuj ĵetis sin malsupren de la ŝtono. Tuj Matiso estis tie kaj brakumis ŝin, kaj ŝi ploris en lian barbon dum li portis ŝin hejmen al Matiskastelo.

    “ Nun vi scias, kio estas grizgnomoj, ” diris Matiso, kiam ili sidis antaŭ la fajro kaj varmigis la malvarmajn piedojn de Ronjo.

    ” Jes, nun mi scias, kio estas grizgnomoj, ” diris Ronjo.

    ” Sed kiel vi traktu ilin, tion vi ne scias, ” diris Matiso. ” Se vi timas, ili sentas tion je longa distanco kaj fariĝas danĝeraj. ” ” Jes, ” diris Loviso. ” Tiel estas en multaj situacioj. Tial estas plej sekure ne esti timema en la Matisarbaro. ” ” Tion mi memoros, ” diris Ronjo. Tiam Matiso suspiris kaj premis ŝin forte al ŝi.

    ” Sed vi memoras, pri kio mi diris, ke vi estu atentema ? ” Jes, certe ŝi memoris tion. Kaj dum la sekvaj tagoj Ronjo faris nenion alian ol atenti danĝerojn kaj ekzerci sin ne timi.

    Matiso ja diris, ke ŝi devas eviti fali en la riveron, tial ŝi gajhumore saltadis sur la glataj ŝtonoj ĉe la riverbordo, kie la kurento estis plej forta. Ŝi ja ne povis iri en la arbaro kaj tie atenti la riveron. Se la ekzercado estu utila, ĝi devas okazi ĉe la torentoj kaj ne aliloke. Por veni al la torento, ŝi devis malsuprengrimpi la Matismonton, kiu krutis abrupte al la rivero.

    Tiamaniere ŝi ankaŭ povis ekzerci sin ne timi. La unuan fojon estis malfacile, tiam ŝi timis tiel, ke ŝi devis fermi la okulojn. Sed iom post iom ŝi fariĝis pli kuraĝa, kaj baldaŭ ŝi sciis kie troviĝas la fendoj, kie ŝi povas meti siajn piedojn kaj kie oni devas premi per la piedfingroj por ne fali malantaŭen en la torenton.

    Kia bonŝanco, ŝi pensis, trovi lokon kie oni povas kaj atenti la torenton kaj ekzercadi kuraĝon.

    Tiel ŝiaj tagoj pasis. Ronjo ekzercadis kaj atentis pli multe ol Matiso kaj Loviso sciis kaj fariĝis fine kvazaŭ vigla besteto, facilmova kaj forta, kaj ŝi timis nenion. Ne grizgnomojn, ne harpiojn, nek ŝi timis perdiĝi en la arbaro aŭ fali en la riveron. Ankoraŭ ŝi ne komencis ekzerci ne fali en la Faŭkon de l ’ infero, sed tion ŝi baldaŭ faros, ŝi pensis.

    La Matiskastelon ŝi tamen jam esploris eĉ ĝis la supro. Ŝi trovis vojon en ĉiuj dezertaj salonoj, kie neniu krom ŝi metis sian piedon, kaj ŝi ne perdiĝis en subteraj irejoj aŭ sur sekretaj arbarvojetoj, nun ŝi konis ilin ĉiujn kaj trovis vojon ĉie. Sed ŝi plej ŝatis la arbaron, kaj tie ŝi kuradis tutajn tagojn.

    Sed kiam vesperiĝis kaj falis la mallumo kaj la fajro flamis en la forno de la ŝtonhalo, tiam ŝi venis hejmen, laca post tuttaga ekzercado kaj atentado. Je tiu horo revenis ankaŭ Matiso kaj liaj rabistoj post siaj vagadoj, kaj Ronjo sidis kun ili antaŭ la fajro kaj kantis iliajn rabistajn kantojn. Sed pri ilia rabista vivo ŝi sciis nenion. Ŝi vidis ilin reveni vespere kun varoj sur la ĉevaldorsoj, multaj diversaj specoj de varoj en sakoj kaj ledaj saketoj kaj kestoj kaj skatoloj. Sed de kie ili havis tiujn varojn, tion neniu klarigis al ŝi, kaj ŝi cerbumis pri tio same malmulte, kiel ŝi pripensis de kie venas la pluvo. Aferoj kaj objektoj simple ekzistas en la mondo, tion ŝi ja rimarkis.

    Kelkfoje ŝi aŭdis, ke oni parolis pri la Borkorabistoj, kaj tiam ŝi memoris, ke ŝi devas esti singarda ankaŭ koncerne ilin. Sed ŝi ankoraŭ neniam vidis ilin.

    ” Se Borko ne estus tia kanajlo, mi preskaŭ kompatus lin, ” Matiso diris unu vesperon. ” La gardistoj ĉasas lin en la Borkoarbaro, li ne havas trankvilan momenton nuntempe. Kaj baldaŭ ili elfumos lin el lia rabistejo, jes, jes, li estas fiulo, do ne gravas, sed tamen. ” ” Ĉiuj Borkorabistoj estas fiuloj, ” diris Kalva Petro kaj ĉiuj konsentis.

    Kia bonŝanco, ke la Matisrabistoj estas tiom pli bonaj, Ronjo pensis. Ŝi rigardis ilin, kiam ili sidis ĉe la longa tablo kaj sorbaĉis supon. Barbaj ili estis, kaj malpuraj kaj kverelemaj kaj sovaĝaj. Sed neniu nomu ilin fiuloj dum ŝi aŭskultas. Kalva Petro kaj Ĝego, Pelje kaj Fjosok, Jutis kaj Joen, Laban kaj Knoto, Turre kaj Ĉorm, Sturko kaj Klipeto, ili ĉiuj estis ŝiaj amikoj kaj pretus trairi fajron kaj akvon por ŝi, tion ŝi sciis.

    ” Ne, mi preferas la Matiskastelon, ” diris Matiso. ” Ĉi tie oni estas sekura kiel la vulpo en la nesto kaj la aglo sur la monto. Se venos iuj napokapo - gardistoj ĉi tien por kvereli, ili flugos rekte en la funelon, tion ili scias. ” ” Rekte en la funelon kun furzeto, ” diris Kalva Petro kontente. Ĉiuj rabistoj konsentis, kaj ili ridis nur pripensante, kia napokapo oni devas esti por provi enpenetri en la Matiskastelon. Ĝi situis sur roko, neatingebla de ĉiuj direktoj. Nur de la suda flanko mallarĝa rajdvojeto kondukis malsupren kaj malaperis en la arbaron. Sed de tri flankoj la Matiskastelon ĉirkaŭis abruptaj krutegoj. ” Kiu napokapo provus grimpi tie, ” ridkluke demandis sin la rabistoj. Ĉar ili ja ne sciis, ke Ronjo kutimis ekzerci maltimon.

    ” Kaj se ili venos laŭ la rajdvojeto, ili venos al abrupta halto ĉe la Lupokaptilo, ” diris Matiso. ” Tie ni povas haltigi ilin per grandaj ŝtonoj. Kaj ankaŭ per aliaj aĵoj, se necesas. ” ” Kaj per aliaj aĵoj, se necesas, ” diris Kalva Petro kaj subridis, kiam li imagis al si, kiel oni povas haltigi la gardistojn ĉe la Lupokaptilo. ” Multajn lupojn mi kaptis tie siatempe, ” li aldonis, ” sed nun mi estas tro maljuna kaj kaptas nenion krom miaj propraj puloj, ho ve, ho ve. ” Ronjo komprenis kaj kompatis Kalvan Petron, kiu estis tiel maljuna. Sed ŝi ne komprenis, kial gardistoj kaj napokapoj volus veni kaj kvereli ĉe la Lupokaptilo. Krome ŝi estis dormema kaj ne kapablis plu interesiĝi pri tio. Anstataŭe ŝi ekkaŭris en sia dormobenko kaj kuŝis sendorma ĝis ŝi aŭdis Lovison kanti la Lupokanton, kiel ŝi faris ĉiun vesperon, kiam estis tempo por la rabistoj forlasi la fajron kaj serĉi siajn dormĉambrojn. En la ŝtona halo dormis nur tiuj tri, Ronjo, Matiso kaj Loviso. Ronjo ŝatis kuŝi en sia kuŝejo kaj tra la fendo inter la kurtenoj vidi la fajron trembrili kaj kvietiĝi, dum Loviso kantis la Lupokanton por la nokto. Tiam estis tempo ekdormi, tion ŝi sciis, sed antaŭ ol fermi la okulojn, ŝi pensis kun ĝojego: ” Morgaŭ mi ellitiĝos ! ” Kaj tuj je la tagiĝo ŝi saltetis el la kuŝejo. Kia ajn estis la vetero, arbaren ŝi nepre volis, kaj kiel provianton Loviso donis al ŝi panon kaj lakton en la leda saketo.

    ” Infano de fulmotondro vi estas, ” diris Loviso, ” kaj de harpia nokto. Tiaj facile fariĝas senbriduloj, tion mi scias. Sed nur atentu, ke la harpioj ne kaptu vin. ” Ronjo pli ol unu fojon vidis harpiojn alŝvebi super la arbaro, kaj tiam ŝi senprokraste forrampis kaj kaŝis sin. La harpioj estas la plej danĝeraj el ĉiuj danĝeroj de la Matisarbaro, kontraŭ ili oni devas sin gardi, se oni volas vivi, tiel ja diris Matiso. Kaj estis ĉefe pro la harpioj, ke ili tiel longe tenis Ronjon hejme en la kastelo. Belaj kaj frenezaj kaj kruelaj estis la harpioj. Per ŝtone malmolaj okuloj ili skoltis super la arbaro por trovi iun, kiun ili povus sange disgrati per siaj ungegoj.

    Sed neniuj harpioj povis fortimigi Ronjon de la vojetoj kaj lokoj, kie ŝi pasigis sian solecan arbaran vivon. Jes, ŝi estis sola, sed mankis al ŝi neniu. Kiu do mankus al ŝi ? Ŝiaj tagoj estis plenaj de vivo kaj feliĉo, ili nur tiel rapide preterpasis.

    Nun la somero jam finiĝis, estis aŭtuno.

    La sovaĝaj harpioj ĉiam fariĝis pli frenezaj en la aŭtuno, iun tagon ili persekutis Ronjon tra la arbaro, ĝis ŝi sentis, ke estas vera danĝero. Certe, ke ŝi povis kuri kiel lupo, kaj certe, ke ŝi konis ĉiujn kaŝejojn en la arbaro, sed la harpioj obstine ĉasis ŝin kaj ŝi aŭdis iliajn akrajn kriojn:
” Ho, ho, bela hometo, nun fluos via sango, ho, ho ! ” Tiam ŝi plonĝis en la lageton kaj naĝis sub la akvo ĝis la alia flanko. Tie ŝi elrampis kaj kaŝis sin sub densa abio. Kaj ŝi aŭdis la harpiojn krii pro kolero:
” Kie estas la hometo, kie ŝi estas ? Venu kaj ni gratos vin kaj ŝiros vin, la sango fluos, ho, ho ! ” Ronjo restis en sia kaŝejo ĝis ŝi vidis ilin malaperi super la arbopintoj. Ŝi ne emis resti en la arbaro ĝuste nun. Sed restis multaj horoj ĝis la nokto kaj la Lupokanto, kaj tial ŝi pensis, ke nun ŝi povas fari ion, kion ŝi longe intencis. Ŝi supreniros sur la tegmenton kaj gardos sin kontraŭ falo en la Faŭkon de l ’ infero.

    Multajn fojojn ŝi aŭdis tion, kiel la Matiskastelo diskrevis en tiu nokto, kiam ŝi naskiĝis. Matiso neniam laciĝis rakonti tion.

    ” Morto kaj lamento, kia ektondro ! Tion vi devus aŭdi, jes, certe vi aŭdis, eta novnaskito. Krak ! kaj ni havis du kastelojn anstataŭ unu, kaj abismon inter ili. Kaj neniam forgesu kion mi diris, atentu ke vi ne falu en la Faŭkon de l ’ infero ! ” Kaj ĝuste tion ŝi nun faris. Tio estis la plej bona okupo, dum la harpioj frenezas en la arbaro. Ŝi jam plurfoje estis sur la tegmento, sed ŝi neniam iris proksime al la abismo, kiu faŭkis tiel abrupte sen garda barilo. Nun ŝi rampis sur la ventro kaj ŝtelrigardis en la profundon. Hu, estis pli terure ol ŝi imagis.

    Ŝi prenis ŝtonon, kiu kuŝis ĉe la rando kaj lasis ĝin fali, kaj ŝi tremis, kiam ŝi aŭdis la malproksiman falbruon. Ĝi sonis tiel obtuze kaj fore. Jes, tio ĉi estas vera profundo, kontraŭ kiu oni devas sin gardi. Sed la fendo, kiu disigis ambaŭ duonojn de la kastelo, ne ŝajnis tro larĝa. Per brava saltego oni certe povus venki ĝin. Sed tiel idiota certe estas neniu, ĉu ? Ne, sed eble tamen estus bona maniero atenti kaj ekzerci sin en la kutima maniero. Denove ŝi rigardis en la abismon, hu, kia profundego ! Poste ŝi serĉis per la rigardo bonan lokon por provi tian salton. Kaj tiam ŝi ekvidis ion, kio preskaŭ faligis ŝin en la Faŭkon de l ’ infero pro surprizo.

    Je ioma distanco, sur la alia flanko de la fendo, sidis iu kun la kruroj pendantaj super la Faŭko, iu proksimume samgranda kun ŝi mem.

    Ronjo sciis, ke ŝi ne estas la sola infano en la mondo, nur en la Matiskastelo kaj la Matisarbaro. Sed Loviso rakontis, ke en aliaj lokoj troviĝas abunde da idoj, kaj el du specoj: tiaj, kiuj plenkreskaj fariĝos Matisoj, kaj tiaj, kiuj fariĝos Lovisoj.

    Ronjo mem fariĝos Loviso. Sed ŝi sentis, ke tiu, kiu svingadas siajn krurojn super la Faŭko de l ’ infero, certe fariĝos Matiso.

    Ankoraŭ li ne ekvidis ŝin. Ronjo rigardis lin. Kaj ridis silente pro tio, ke li ekzistas.

   

Ĉapitro 3

    Jen li ekvidis ŝin, kaj tiam ankaŭ li ridis.

” Mi scias, kiu vi estas, ” li diris. ” Vi estas tiu rabista filino, kiu kuradas en la arbaro. Mi vidis vin foje. ” ” Sed kiu vi estas ? ” diris Ronjo. ” Kaj el kiu angulo de la mondo vi venis ĉi tien ? ” ” Mi estas Birk, filo de Borko, kaj mi loĝas ĉi tie, ni venis pasintnokte ”.

    Ronjo fikse rigardis lin.

    ” Kiuj vi ? ” ” Borko kaj Undiso kaj mi kaj niaj dek du rabistoj. ” Pasis momento antaŭ ol ŝi komprenis la ŝokan aferon, kion li diris, sed fine ŝi diris:
” Ĉu vi volas diri, ke la tuta nordkastelo estas plena de fiuloj ? ” Li ridis.

    ” Ne, tie ĉi troviĝas nur honestaj Borkorabistoj. Sed tie aliflanke, kie vi loĝas, estas abunde da fiuloj, tion mi ĉiam aŭdis. ” Ĉu vere, tion li ĉiam aŭdis ! Kia nekredebla ofendo ! Bolis en ŝi. Sed tio ne estis ĉio.

    ” Cetere, ” diris Birk, ” tio ĉi ne plu estas iu nordkastelo. De pasintnokte ĝi nomiĝas Borkfortikaĵo, ne forgesu tion. ” Ronjo ekspiregis, tiel furioza ŝi fariĝis. Borkfortikaĵo ! Nun oni vere povus sufokiĝi ! Kiaj kanajloj, tiuj Borkorabistoj ! Kaj tiu fiulo, kiu tie ridaĉas, li estas unu el ili !
” Morto kaj lamento, ” ŝi diris. ” Atendu nur ĝis Matiso ekscios pri tio ĉi, tiam ĉiuj Borkorabistoj flugos en la funelon kun furzeto ! ” ” Tion vi nur pensas, ” diris Birk.

    Sed Ronjo pensis pri Matiso, kaj ŝi tremis. Ŝi vidis lin tute ekster si pro furiozo, kaj ŝi sciis kiel estas. Sed nun estos tiel, ke la Matiskastelo ankoraŭfoje fendiĝos, kaj ŝi ĝemis je la penso.

    ” Kio estas, ĉu vi ne fartas bone ? ” diris Birk.

    Ronjo ne respondis. Nun ŝi aŭdis sufiĉe, sufiĉe da fiula babilaĵo kaj arogantaĵoj. Nun necesis agi. La Matisrabistoj baldaŭ venos hejmen, kaj tiam, morto kaj lamento, ĉiu eta fiulo Borkorabista elflugos el la Matiskastelo pli rapide ol ili venis.

    Ŝi ekstaris por foriri. Sed tiam ŝi vidis, kion Birk intencas fari. Vere, tiu fiulo intencas flugi trans la Faŭkon de l ’ infero !
Li staris vidalvide al ŝi kaj nun li alkuris. Tiam ŝi kriis:
” Se vi venas tien ĉi, vi ricevos sur la nazon, tiel ke ĝi krevos ! ” ” Ha ha ! ” diris Birk kaj per saltego li venis trans la abismon.

    ” Imitu tion, se vi povas, ” li diris kun ridetaĉo.

    Tion li ne devus diri, tion ŝi ne toleris. Estis sufiĉe, ke li kaj liaj fiuloj havigis al si la fortikaĵon en la Matiskastelo, sed ĉi tie neniu Borkorabisto faru saltegojn, kiujn Matisrabisto ne povus imiti !
Kaj ŝi faris tion. Ŝi mem ne sciis, kiel okazis, sed subite ŝi flugis trans la Faŭkon de l ’ infero kaj surteriĝis sur la alia flanko.

    ” Vi ne estas malkuraĝa, ” diris Birk, kaj tuj li resaltis post ŝi.

    Sed Ronjo ne atendis lin. Per nova alkuro ŝi flugis reen trans la fendo. Nun li povas stari kaj laŭplaĉe rigardi post ŝi.

    ” Vi ja diris, ke mi ricevos sur la nazon, kial vi ne faras tion ? ” diris Birk. ” Nun mi venas. ” ” Mi vidas tion, ” diris Ronjo. Kaj li venis. Sed ŝi ankaŭ nun ne atendis lin. Denove ŝi saltis, kaj saltadi ŝi intencis, se necese ĝis perdo de la spirpovo, por liberiĝi de li.

    Poste neniu diris ion plu. Ili nur saltis. En kolero kaj furiozo ili saltis tien kaj reen trans la Faŭkon de l ’ infero. Nenio estis aŭdebla krom iliaj spiregoj. Nur la kornikoj, kiuj sidis sur la muro, jen kaj jen grakis. Ekstere ĉio estis malagrable silenta. Estis kvazaŭ la tuta Matiskastelo kuŝus sur la monto kaj retenus la spiradon antaŭ io terura kaj danĝera, kio eble baldaŭ okazos.

    Jes, baldaŭ ni ambaŭ falos en la Faŭkon de l ’ infero, pensis Ronjo. Sed estos almenaŭ fino al la eterna saltado.

    Nun Birk denove alflugis trans la fendon kaj ankaŭ ŝi preparis salton. Kioman fojon en la vico ŝi ne plu sciis, ŝi havis la senton kvazaŭ ŝi neniam estus farinta alion ol salti trans abismojn por eviti Borkofiulojn.

    Tiam ŝi vidis Birkon gliti sur ŝtono kuŝanta nefikse ĉe la rando, ĝuste kie li ĵus surteriĝis. Kaj ŝi aŭdis lin krii antaŭ ol li malaperis en la profundon.

    Poste ŝi aŭdis nur la kornikojn. Ŝi fermis la okulojn kaj deziris, ke tiu ĉi tago estus neniam okazinta. Kaj ke ili neniam estus saltintaj.

    Fine ŝi altreniĝis sur la ventro kaj rigardis en la fendon.

    Tiam ŝi ekvidis Birkon. Li staris rekte sub ŝi sur ŝtono aŭ eble trabo, kaj liaj manoj palpis senespere por trovi ion, kio povus malhelpi lin fali en la abismon. Sed li sciis, kaj ankaŭ Ronjo sciis, ke sen helpo li ne povos saviĝi. Li devos stari tie ĝis liaj fortoj elĉerpiĝos, tion ili ambaŭ sciis, kaj poste ne plu ekzistos iu Birk Borkofilo.

    ” Tenu vin tie, ” diris Ronjo, kaj li respondis kun fripona rideto:
” Jes, aliaj distraĵoj mankas tie ĉi ”.

    Sed estis videble, ke li timas. Ronjo deŝiris de si la plektitan ledrimenon, kiun ŝi ĉiam kunportis kunrulita ĉe la zono.

    Multfoje en ŝia arbara vivo tiu rimeno helpis ŝin dum grimpado kaj rampado. Nun ŝi faris grandan maŝon en unu fino de la rimeno kaj la alian ŝi fiksis ĉirkaŭ sian talion. Poste ŝi malhisis la rimenon al Birk, kaj ŝi vidis ekbrilon en liaj okuloj, kiam ĝi aperis pendante super lia kapo. Jes, ĝi estis ĝuste tiel longa kiel necesis, ŝi konstatis, kaj tio certe estis bonŝanco por tiu Borkofripono !
” Ligu vin per ĝi, se vi povas, ” ŝi diris. ” Poste vi povos grimpi, kiam mi vokos. Sed ne pli frue ! ” La fulmo trafinta tiun nokton, kiam ŝi naskigis, deŝiris ŝtonblokon el la muro. Nun ĝi feliĉe kuŝis je konvena distanco de la fendorando. Ronjo kuŝiĝis sur la ventro malantaŭ la ŝtono kaj poste vokis:
” Ek ! ” Kaj tuj ŝi sentis la rimenon streĉiĝi ĉirkaŭ ŝia ventro. Doloris. Ĉiu ektiro en la rimeno, dum Birk grimpis, igis ŝin ĝemi.

    Baldaŭ mi fendiĝos kiel la Matiskastelo, ŝi pensis, kaj ŝi kunmordis la dentojn por ne kriegi. Subite la rimeno malstreĉiĝis, kaj tie staris Birk rigardante ŝin. Ŝi restis kuŝanta por konstati, ĉu ŝi daŭre kapablas spiri. Tiam li diris:
” Ho, jen vi kuŝas. ” ” Jes, jen mi kuŝas, ” diris Ronjo. ” Ĉu jam venis fino al via saltado ? ” ” Ne, ankoraŭ foje mi devos salti, por veni al la ĝusta flanko.

    Mi ja devas hejmen al la Borkfortikaĵo. ” ” Unue forprenu de vi mian ledrimenon ” diris Ronjo kaj stariĝis. ” Mi ne volas resti ligita al vi pli longe ol necesas. ” Li forprenis de si la rimenon.

    ” Ne, kompreneble, ” li diris. ” Sed post tio ĉi mi eble tamen restos ligita al vi. Sen rimeno. ” ” Ne imagu al vi ion ! ” diris Ronjo. ” Vi kaj via Borkfortikaĵo !
Flugu en funelon ! ” Ŝi pugnigis sian manon kaj direktis baton rekte sur lian nazon.

    Li ridetis.

    ” Ne ripetu tion, mi konsilas al vi. Sed vi estas bona, ĉar vi savis mian vivon. Pro tio mi dankas. ” ” Flugu en funelon, mi diris ! ” diris Ronjo kaj forkuris sen rigardi post si. Sed ĝuste kiam ŝi staris ĉe la ŝtonŝtuparo, kiu kondukis de la muro malsupren al la Matiskastelo, ŝi aŭdis la voĉon de Birk:
” Rabistfilino, ni revidos nin ! ” Ŝi turnis la kapon kaj vidis lin prepariĝi por la lasta salto.

    Tiam ŝi kriis:
” Espereble vi falos denove, fripono ! ” Farigis pli terure ol ŝi supozis. Matiso tiel furioziĝis, ke eĉ liaj rabistoj ektimis.

    Sed unue neniu volis kredi ŝin, kaj Matiso kontraŭ sia kutimo koleris al ŝi.

    ” Mensogetoj kaj kapricoj estas foje amuzaj. Sed tiajn stinkajn stultaĵojn vi ne plu kompilu. Borkorabistoj en la Matiskastelo — kia fabelo ! Ekbolas mia sango, kvankam mi scias, ke estas mensogo. ” ” Ne estas mensogo, ” diris Ronjo. Kaj denove ŝi provis rakonti, kion ŝi eksciis pere de Birk.

    ” Vi mensogas, ” diris Matiso. ” Unue, Borko ne havas filon.

    Li ne kapablas generi infanojn, tion oni ĉiam aŭdis. ” Ĉiuj rabistoj sidis silentaj. Ili nenion kuraĝis diri. Sed fine Fjosok malfermis la buŝon:
” Jes, sed oni tamen diras, ke li havas bubaĉon, kiun Undiso naskis pro nura timiĝo tiun nokton, kiam fulmotondris tiel forte. Kiam venis al ni Ronjo, vi memoras. ” Matiso rigardis lin severe.

    ” Kaj tion neniu rakontis al mi. Pri kiuj ceteraj diablaĵoj mi ankoraŭ ne estas informita ? ” Li ĉirkaŭrigardis sovaĝe kaj kun kriaĉo li prenis du bierkruĉojn, unu en ĉiu mano, kaj ĵetis ilin kontraŭ la muron, tiel ke la biero kurentis.

    ” Kaj nun la serpentkovitaĵo de Borko ĉirkaŭpromenas sur la tegmento de Matiskastelo. Kaj vi, Ronjo, parolis kun li ? ” ” Li parolis kun mi, ” diris Ronjo.

    Kun kriegaĉo Matiso prenis la ŝafrostaĵon, kiu estis sur la tablo, kaj ĵetegis ĝin kontraŭ la muron, tiel ke la graso disflugis.

    ” Kaj tiu serpentkovitaĵo asertis, vi diras, ke lia hundidolana patro kun tuta sia rabista fatraso translokiĝis en la nordkastelon ? ” Kvankam Ronjo timis, ke Matiso ne povas toleri kiom ajn sen freneziĝi pro kolero, ŝi opiniis, ke necesas kolerego por forpeli la Borkorabistojn. Tial ŝi diris:
” Jes, kaj nun ĝi nomiĝas la Borkfortikaĵo, ne forgesu tion ! ” Matiso kun kriego prenis la supkaldronon, kiu pendis super la fajro, kaj jetis ĝin kontraŭ la muron, tiel ke la supo ŝprucis.

    Loviso ĝis nun sidis silenta kaj nur aŭskultis kaj rigardis.

    Nun ŝi estis kolera, tion oni rimarkis. Kun pelvo plena de tute freŝaj ovoj, ĵus prenitaj el la kokinejo, ŝi alpaŝis Matison.

    ” Jen vi havas, ” ŝi diris. ” Sed poste vi mem purigos, ne forgesu tion ! ” Matiso prenis la ovojn po unu kaj kun furiozaj kriegoj ĵetis ilin kontraŭ la muron, tiel ke la ovkaĉo flugis.

    Kaj poste li ploris.

    ” Sekura kiel la vulpo en la nesto kaj la aglo sur la monto, tiel mi diris. Kaj nun... ” Li ĵetis sin sur la plankon, plenkreska virego, kaj tie li kuŝis ploranta kaj krianta kaj sakranta ĝis Loviso laciĝis.

    ” Ne, nun sufiĉas. Se vi ekhavis pedikojn en via felo, tiam ne helpas kuŝi kaj ĝemi. Ekstaru kaj faru ion, jen kio. ” La rabistoj jam sidis malsataj ĉirkaŭ la tablo. Loviso prenis la ŝafrostaĵon de sur la planko kaj iom purigis ĝin.

    ” Ĝi certe nur fariĝis pli mola, ” ŝi diris konsole kaj komencis tranĉi dikajn pecojn por siaj rabistoj.

    Matiso ekstaris paŭte kaj sidiĝis ĉe la tablo. Sed li ne manĝis. Li sidis kun sia nigra, hirta kapo apogita sur la manoj kaj grumblis mallaŭte. Kelkfoje li ĝemis tiel, ke oni aŭdis tion en la tuta ŝtonhalo. Tiam Ronjo alpaŝis al li. Ŝi metis sian brakon ĉirkaŭ lia kolo kaj sian vangon al lia.

    ” Ne malĝoju, ” ŝi diris. ” Vi devas ja nur forpeli ilin. ” ” Kio povas esti sufiĉe malfacila, ” Matiso diris peze.

    Ili sidis antaŭ la fajro la tutan vesperon kaj klopodis elpensi, kiel oni realigu tion. Kiel oni eligas la pedikojn el la felo, kiam ili jam fiksmordis sin, tion Matiso volis scii. Sed unue li volis scii, kiel tiuj ĉefkanajloj, tiuj ŝtelhundaĉoj, sukcesis eniri la nordkastelon sen esti viditaj de eĉ unu el la Matisrabistoj ?
Ĉiu, kiu volis per ĉevalo aŭ piede atingi la kastelon de Matiso, devis pasi la Lupokaptilon, kaj tie estis ĉiam gardistoj. Tamen neniu vidis iujn Borkorabistojn.

    Kalva Petro mokridis.

    ” Ĉu vi kredis tion, Matiso ? Ke ili venus pasante tra la Lupokaptilo, dirante bontone: Faru lokon, karaj amikoj, ni nome intencas enloĝiĝi en la nordkastelon ĉi - nokte. ” ” Kiun vojon ili do venis ĉi tien, se vi scias tiel bone ? ” ” Ja ne tra la Lupokaptilo kaj certe ne tra la granda pordo, ” diris Kalva Petro. ” De la norda flanko kompreneble, kie ni ne havas gardistojn. ” ” Ne, kial ni havu gardistojn tie ? Tie ne estas enirejo al la kastelo kaj cetere estas nur krutega montdeklivo. Sed eble ili estas kvazaŭ muŝoj, kiuj scias grimpi laŭ vertikala muro ? Kaj poste eniri tra malgrandaj paffenestretoj, ĉu ? ” Tiam li subite ekpensis pri io kaj alrigardis Ronjon severe.

    ” Kion vi cetere faris sur la tegmento ? ” ” Mi atentis ne fali en la Faŭkon de l ’ infero, ” diris Ronjo.

    Ŝi pentis, ke ŝi ne faris pliajn demandojn al Birk. Tiam ŝi estus sciinta, kiamaniere la Borkorabistoj sukcesis eniri la nordkastelon. Sed nun estis tro malfrue ekpensi pri tio.

    Matiso starigis gardistojn por la nokto, ne nur ĉe la Lupokaptilo sed ankaŭ sur la tegmento.

    ” La aroganteco de Borko estas senlima, ” li diris. ” Kiam ajn li povas subite veni trans la Faŭkon kiel sovaĝa virbovo por komplete elpeli nin el la Matiskastelo. ” Li prenis sian bierkruĉon kaj ĵetis ĝin al la muro, tiel ke la biero ŝprucis tra la tuta ŝtonhalo.

    ” Mi enlitiĝos nun, Loviso. Ne por dormi, sed por cerbumi kaj malbeni, kaj ve al tiu, kiu min ĝenos. ” Ankaŭ Ronjo maldormis tiun vesperon. Ĉio subite fariĝis tiel misa kaj malĝoja. Kial tio devas esti ? Tiu Birk — ŝi ja tiel ĝojis, kiam ŝi unue vidis lin. Kaj kiam ŝi nun finfine renkontis samaĝulon, kial li do estu abomeninda Borkorabisto ?

Ĉapitro 4

    Ronjo vekiĝis frue la sekvan matenon. Ŝia patro jam sidis manĝante sian kaĉon. Sed tion li faris malvigle. Malgaje li kondukis la kuleregon al la buŝo, sed kelkfoje li forgesis, ke li devas malfermi ĝin. Ne multon li sukcesis gluti. Kaj ne fariĝis pli bone, kiam Klipeto, kiu dum la nokto kune kun Sturko kaj Ĝego gardis la Faŭkon de l ’ infero, subite envenis en la ŝtonhalon kaj kriis:
” Borko atendas vin, Matiso ! Li staras je la alia flanko de la Faŭko kaj bombastas kaj volas tuj paroli kun vi ! ” Poste Klipeto rapide saltis flanken, kio estis saĝa ago, ĉar tuj poste ligna kaĉujo preterflugis preskaŭ tuŝante la orelon de Klipeto kaj trafis la muron, kie la kaĉo disŝprucis.

” Vi mem purigos tion, ” Loviso memorigis severe, sed Matiso ne atentis ŝin.

    ” Ĉu ? Borko volas paroli kun mi ? Morto kaj lamento, tion ni faru, kaj poste li certe ne multe parolos dum certa tempo !
Se eĉ iam, ” diris Matiso kaj grince kunmordis siajn dentojn.

    Nun ĉiuj rabistoj venis en la ŝtonhalon kaj volis scii, kio okazas.

    ” Rapide manĝu vian kaĉon kvazaŭ brulus ĉirkaŭ vi ! ” diris Matiso. ” Ĉar poste ni kaptos sovaĝan virbovon ĉe la kornoj kaj ŝovos en la Faŭkon de l ’ infero ! ” Ronjo rapide vestis sin. Estis facile, ĉar ekster la ĉemizo ŝi kutimis porti nur mallongan jaketon el ĉevalida ledo kaj braĉon. Nudpieda ŝi iris ĉiutage, ĝis venis la neĝo. Tial ŝi ne devis perdi tempon per ŝuoj aŭ botoj kiam urĝis.

    Se nur ĉio estus kiel kutime, ŝi tre baldaŭ estus en la arbaro. Sed nenio plu estis kiel kutime, kaj nun ŝi devis kuniri sur la tegmenton por vidi, kio okazos.

    Matiso instigis siajn rabistojn, kaj kun kaĉo ankoraŭ en la buŝoj, ili ĉiuj, inkluzive de Ronjo kaj Loviso, decide suprenmarŝis laŭ la ŝtonŝtuparoj al la tegmento. Nur Kalva Petro restis sola ĉe la kaĉujo kaj ĉagreniĝis amare, ĉar li ne plu povas partopreni, kiam okazas io amuza.

    ” Tro multe da ŝtuparoj tie ĉi, ” li murmuris. ” Kaj tro kadukaj kruroj ĉe iuj personoj. ” Nun estis klara, malvarma mateno. La unua ruĝa lumo de la suno ŝvebis super la vastaj densaj arbaroj ĉirkaŭ la Matiskastelo. Ronjo vidis tion super la rando de la muro. Ŝi volus esti tie malsupre, en sia propra, kvieta, verda mondo. Ne ĉe la Faŭko de l ’ infero, kie Matisrabistoj kaj Borkorabistoj nun staris en vicoj kaj rigardaĉis unuj la aliajn trans la fendo inter si.

    Aha, tiel li aspektas, la friponego, ŝi pensis kiam ŝi vidis Borkon stari kun disaj kruroj kaj impertinenta mieno antaŭ siaj rabistoj. Li tute ne estis tiel altkreska kaj bela kiel Matiso, tion ŝi opiniis bona. Sed li aspektis forta, tion oni devis konsenti. Malalta li certe estis, sed larĝa je la ŝultroj kaj fortika, krome ruĝhara, kun tufoj, kiuj elstaris en ĉiuj direktoj.

    Apud li staris iu, kiu ankaŭ havis ruĝajn harojn, sed ili kuŝis kvazaŭ glata kupra kasko sur la kapo. Jes, tie staris Birk kaj ŝajne amuziĝis pro la tuta spektaklo. Li kaŝe mansalutis al ŝi, kvazaŭ ili estus malnovaj amikoj. Jes, tion li povas imagi al si, la kanajlo !
” Bone, Matiso, ke vi venis tiel rapidege, ” diris Borko.

    Matiso firigardis nigre sian malamikon.

    ” Mi venus eĉ pli frue, ” li diris, ” sed mi devis pretigi certan aferon. ” ” Kiun aferon ? ” scivolis ĝentile Borko.

    ” Estas poemo, kiun mi faris ĉi - matene. La titolo estas ’ Funebra kanto pri mortinta Borkorabisto ’. Eble ĝi iom konsolos Undison, kiam ŝi estos vidvino. ” Ĝis nun Borko eble kredis, ke Matiso estus preta je interkonsenta parolo kaj ne plu volus kvereli tro pri tiu ĉi Borkfortikaĵa afero. Sed pri tio li terure eraris, tion li nun rimarkis, kaj li fariĝis kolera:
” Vi devus pli zorgi pri konsolo al Loviso, kiu konstante devas suferi vin kaj vian grandan buŝaĉon. ” Undiso kaj Loviso, la du konsolendaj, staris sur kontraŭaj flankoj de la Faŭko de l ’ infero kun krucigitaj brakoj kaj rigardis unu la alian firme en la okulojn. Ili ŝajne ne bezonis konsolon.

    ” Nun aŭskultu min, Matiso, ” diris Borko. ” En la Borkarbaro oni ne plu povas vivi kaj loĝi. Tie svarmas gardistoj kiel muŝoj ĉe brutoj, kaj ie mi ja devas loĝi kun edzino, infano kaj ĉiuj rabistoj. ” ” Povas esti, ” diris Matiso. ” Sed senkonsidere kaj abrupte rabokupi lokon sen demandi, tion ne faras deca homo. ” ” Stranga parolo de rabisto, ” diris Borko. ” Ĉu vi ne ĉiam prenis kion vi deziras, sen demandi ? ” ” Hm, ” diris Matiso. Ŝajnis, ke mankas al li respondo. Ronjo ne komprenis kial. Kion Matiso estus preninta sen demandi ?
Tion ŝi devas ekscii.

    ” Cetere, ” diris Matiso post paŭzeto, ” estus amuze scii, kiamaniere vi envenis. Jes, ĉar tiam oni povus forpeli vin laŭ la sama vojo. ” ” Ne tro rapide, ” diris Borko. ” Kiel ni envenis ? Nu, vidu, ni havas knabeton, kiu scias grimpi eĉ la plej krutajn deklivojn kun longa forta ŝnurego kiel vosto post si. ” Li karesis Birkon sur la ruĝa verto, kaj Birk ridetis.

    ” Kaj poste la knabeto firme fiksas la ŝnuregon, por ke ni ĉiuj povu grimpi post li. Kaj tiel estas simple eniri la kastelon kaj pretigi al si konvenan rabistejon. ” Matiso dum momento grincis la dentojn digestante tion.

    Poste li diris:
” Laŭ mia scio ne troviĝas enirejo ĉe la norda flanko. ” ” Laŭ via scio... Ne estas multo, kion vi scias aŭ memoras pri tiu ĉi kastelo, kvankam vi loĝis en ĝi dum via tuta vivo.

    Nu, vidu, en tiu tempo, kiam tiu ĉi domo estis pli nobelula ol nun, la servistinoj devis havi etan elirejon por manĝigi la porkojn. Vi ja devas memori, kie situis la porkejo, kiam vi estis infano. Tie vi kaj mi kaptadis ratojn ĝis via patro eksciis kaj donis al mi tian vangofrapon, ke mi timis perdi la kapon. ” ” Jes, li faris multon bonan, mia patro, ” diris Matiso. ” Ĉiujn friponajn Borkorabistojn li traktis severe, kie ajn li trovis ilin. ” ” Nu jes, ” diris Borko. ” Kaj tiu frapego instruis al mi, ke ĉiuj Matisanoj estas miaj malamikoj en vivo kaj morto. Antaŭ tio mi preskaŭ ne sciis, ke ni apartenas al diversaj klanoj, kaj tion ankaŭ vi ne konsciis, ĉu ? ” ” Sed nun mi scias, ” diris Matiso. ” Kaj nun aŭ sekvos ’ Funebra kanto pro mortinta Borkorabisto ’ aŭ vi kaj via aĉa anaro foriros laŭ la sama vojo, kiun vi venis. ” ” Estas vere, ke povos sekvi plej diversaj funebraj kantoj, ” diris Borko. ” Sed el la Borkfortikaĵo mi nun faris mian hejmon kaj tie mi restos. ” ” Pri tiu afero ni ankoraŭ vidos, ” diris Matiso kaj liaj rabistoj bruis indigne. Ili volus tuj ekuzi siajn arbalestojn, sed ankaŭ Borko kaj liaj rabistoj estis armitaj, kaj batalo ĉe la Faŭko de l ’ infero nepre finiĝus malfeliĉe por ambaŭ flankoj, tion komprenis kaj Matiso kaj Borko. Tial ili nun disiĝis, post iom pli da reciproka insultado.

    Matiso ne tre similis al venkinto, kiam li revenis al la ŝtonhalo, kaj same ne liaj rabistoj. Kalva Petro rigardis ilin silente, poste li ruze ridetis per sia sendenta buŝo.

    ” Tiu sovaĝa virbovo, ” li diris, ” kiun vi intencis preni ĉe la kornoj kaj ĵeti en la Faŭkon, ĝi certe faris grandan bruon falante, tiel ke tremis la tuta Matismonto, ĉu ne ? ” ” Manĝu kaĉon, se vi kapablas ĝin maĉi, kaj lasu la virbovojn al mi, ” diris Matiso. ” Kiam venos la tempo, mi zorgos pri ili. ” Sed ĉar tiu tempo momente ne ŝajnis veninta, Ronjo rapidis al sia arbaro. La tagoj nun estis pli mallongaj. Post kelkaj horoj la suno subiros, sed ĝis tiam ŝi volis resti en sia arbaro kaj ĉe sia lageto.

    Ĝi kuŝis tie en la sunbrilo kaj lumis kvazaŭ plej varma oro.

    Sed Ronjo sciis, ke la oro estas trompa kaj la akvo glacie malvarma. Tamen ŝi rapide senvestiĝis kaj enplonĝis kapunue.

    Unue ŝi eligis krieton, sed poste ŝi ridis pro ĝojo, kaj ŝi naĝis kaj plonĝis ĝis la malvarmo pelis ŝin el la akvo. Frostotremante ŝi denove surmetis la ledan jakon. Sed tio ne helpis, nun ŝi devis varmiĝi per kurado. Ŝi ekstaris kaj flugis kiel trolo inter arboj kaj super ŝtonoj ĝis la malvarmo estis for el ŝia korpo kaj ŝiaj vangoj ardis. Poste ŝi daŭre kuradis nur pro la sento de facileco. Kun ĝojkrioj ŝi penetris inter du densaj abioj. Tie ŝi surkuris Birkon. Tiam la kolero flamis en ŝi, eĉ ne en la arbaro oni povis esti trankvila.

    ” Atentu, rabistfilino, ” diris Birk. ” Tiel urĝe ne povas esti. ” ” Kiel urĝe estas por mi, tio ne tuŝas vin, ” ŝi malafablis, kaj poste ŝi plukuregis. Sed baldaŭ ŝi bremsis sin. Ŝi ekhavis la ideon ŝtele eltrovi, kion Birk faras en ŝia arbaro.

    Li kaŭris ekster la kaverno, kie loĝas ŝia vulpofamilio. Tio kolerigis ŝin eĉ pli. Ĉar ili ja estis ŝiaj vulpoj. Ŝi atente sekvis ilin de post la naskiĝo de la vulpidoj printempe. Nun la idoj estis grandaj, sed tamen ludemaj. Ili saltis kaj mordetis kaj interbatalis ekster la kaverno, kaj Birk observadis tion. Li turnis la dorson al ŝi, tamen li en iu stranga maniero sentis, ke ŝi troviĝas malantaŭ li, kaj vokis sen turniĝi:
” Kion vi volas, rabistfilino ? ” ” Mi volas, ke vi lasu miajn vulpidojn kaj foriru el mia arbaro. ” Tiam li ekstaris kaj proksimiĝis al ŝi.

    ” Viaj vulpidoj. Via arbaro. La vulpidoj estas siaj propraj, ĉu vi ne komprenas tion ? Kaj ili vivas en la arbaro de la vulpoj.

    Kiu ankaŭ apartenas al la lupoj kaj la ursoj kaj la alkoj kaj la sovaĝaj ĉevaloj. Ĝi estas la arbaro ankaŭ de la gufoj, la buleoj, la arbarkolomboj, la akcipitroj kaj la kukoloj. Ĝi estas la arbaro de la limakoj, la araneoj kaj la formikoj. ” ” Mi konas ĉiujn vivajn estaĵojn en tiu ĉi arbaro, ” diris Ronjo. ” Al mi vi bezonas nenion instrui. ” ” Tiam vi ankaŭ scias, ke ĝi estas la arbaro de la harpioj kaj grizgnomoj kaj pugoniĉjoj kaj krepuskaj troloj. ” ” Diru al mi ion novan, ” diris Ronjo, ” ion, kion mi ne scias pli bone ol vi. Alie vi povas silenti. ” ” Krom tio ĝi estas ankaŭ mia arbaro. Kaj via arbaro, rabistfilino. Jes, ankaŭ via arbaro. Sed se vi volas akapari ĝin por nur vi mem, tiam vi estas pli stulta ol mi supozis, kiam mi unue vidis vin. ” Li firigardis ŝin kaj liaj helbluaj okuloj nigriĝis pro indigno.

    Li ne ŝatis ŝin, tio estis rimarkebla, kaj pri tio ŝi estis kontenta.

    Li opiniu pri ŝi kion ajn, mem ŝi nun volis hejmen, por ne plu vidi lin.

    ” Mi volonte dividas la arbaron kun la vulpoj kaj gufoj kaj araneoj, sed ne kun vi, ” ŝi diris kaj foriris.

    Tiam ŝi ekvidis la nebulon veni super la arbaro. Laneca kaj griza ĝi leviĝis el la tero kaj ruliĝis inter la arbojn. Tre rapide la suno malaperis kaj la orbrilo estis for. Oni vidis nek vojeton nek ŝtonon. Sed tio ne timigis ŝin. Palpante ŝi certe povus trovi la Matiskastelon en plej densa nebulo, kaj ŝi certe estos hejme antaŭ ol Loviso kantos la Lupokanton.

    Sed kiel estis pri Birk ? Eble li konis ĉiujn vojetojn kaj irejojn en la Borkarbaro, sed tie ĉi en la Matisarbaro li ne estis hejma. Do, li devos resti ĉe la vulpoj, ŝi pensis, ĝis eble venos alia tago sennebula.

    Tiam ŝi aŭdis lin voki el la nebulo:
” Ronjo ? ” Jen — nun li subite scias ŝian nomon ! Nun ŝi ne plu estas nur rabista filino. Denove li vokis:
” Ronjo ! ” ” Kion vi volas ? ” ŝi kriis. Sed tiam li jam estis ĉe ŝi.

    ” Tiu nebulo iomete timigas min, ” li diris.

    ” Jes, eble vi timas, ke vi nun ne retrovos vian ŝtelistejon.

    Do vi povas havi la kavernon kune kun la vulpoj, vi ja ŝatas dividi ! ” Birk ridis.

    ” Vi estas pli malmola ol ŝtono, rabista filino. Sed vi pli bone ol mi trovas la vojon al la Matiskastelo. Permesu al mi teni la pinton de via jako, ĝis ni venos el la arbaro. ” ” Tion mi nepre ne permesas, ” ŝi diris. Sed ŝi malfiksis sian ledorimenon, tiun, kiu jam unu fojon savis lin, kaj etendis al li la finon.

    ” Jen. Sed tenu ŝnurlongan distancon de mi, tion mi konsilas al vi ! ” ” Kiel vi volas, kolera rabistfilino, ” diris Birk.

    Kaj poste ili komencis la marŝon. La nebulo envolvis ilin, kaj ili iris silentaj — je ŝnurlonga distanco, kiel decidis Ronjo.

    Nun estis necese ne deflankiĝi de la vojeto, plej eta mispaŝo povus konduki al perdiĝo. Sed ŝi ne timis. Per manoj kaj piedoj ŝi palpis ŝtonojn, arbojn kaj arbustojn, kiuj estis ŝiaj vojmarkoj. Iris malrapide, sed ŝi certe estos hejme antaŭ ol Loviso kantos la Lupokanton. Ŝi ne havis kaŭzon timi.

    Sed pli strangan marŝon ŝi neniam provis. Estis kvazaŭ ĉio vivanta en la arbaro estus mortinta kaj silenta, kaj tio premis ŝin. Ĉu ĉi tio estas ŝia arbaro, tiu, kiun ŝi konas kaj amas ? Kial ĝi nun estas tiel silenta kaj timiga ? Kaj kio kaŝas sin en la nebulo ? Io estas tie, io nekonata kaj danĝera, sed kio, tion ŝi ne sciis. Kaj tio timigis ŝin.

    Baldaŭ mi estos hejme, ŝi pensi por konsoli sin, baldaŭ mi kuŝos en mia lito kaj aŭdos Lovison kanti la Lupokanton.

    Sed tio ne helpis. La timego leviĝis en ŝi kaj ŝi timis pli ol iam ajn en sia vivo. Ŝi vokis al Birk, sed estis voko tre mizera. Sonis tiel terure, kaj ŝi timis eĉ pli. Mi freneziĝos, ŝi pensis, estos fino por mi.

    Tiam venis el la profundo de la nebulo kelkaj kvietaj, dolĉaj sonoj. Estis kanto, kanto plej mirinda. Neniam antaŭe ŝi aŭdis ion similan. Ho, kiel rava ĝi estis, kiel ĝi plenigis la arbaron per sia beleco. Ĝi forigis ĉian timon, ĝi konsolis ŝin. Ŝi staris senmova kaj lasis sin konsoliĝi. Kiel agrable tio estas.

    Kaj kiel la kanto logas kaj tiras. Jes, ŝi sentis, ke la voĉoj volas, ke ŝi forlasu la vojon kaj sekvu la vokojn en la nebulon.

    La kanto plilaŭtiĝis. Ĝi igis ŝian koron tremi, kaj subite ŝi forgesis la Lupokanton, kiu atendis hejme. Ĉion ŝi forgesis, nun ŝi nur volis veni al tiuj, kiuj vokas ŝin el la nebulo.

    ” Jes, mi venos, ” ŝi vokis kaj faris kelkajn paŝojn for de la vojeto. Sed forta ektiro per la ledorimeno faligis ŝin.

    ” Kien vi iras ? ” vokis Birk. ” Se vi lasos vin logi de la subterulinoj, vi estos perdita, tion vi scias. ” La subterulinoj, ŝi aŭdis pri ili. Ŝi sciis, ke ili kutimas elveni el siaj mallumaj profundejoj nur kiam estas nebulo. Ŝi neniam renkontis iun de tiu popolo, sed ŝi tamen nun volis sekvi ilin kien ajn. Ŝi volis vivi kun iliaj kantoj, eĉ se ŝi devas vivi subtere la tutan vivon.

    ” Jes, mi venos, ” ŝi vokis denove kaj volis iri. Sed tiam Birk estis ĉe ŝi kaj tenis ŝin firme.

    ” Lasu min ! ” ŝi kriis kaj batis sovaĝe ĉirkaŭ si. Sed Birk tenis ŝin firme.

    ” Ne faru vin malfeliĉa, ” li diris. Sed pro la kanto ŝi ne aŭdis lin. Ĝi estis tiel forta nun kaj plenigis la tutan arbaron per sia zumado kaj ŝin per nekontraŭstarebla sopiro.

    ” Jes, mi venos, ” ŝi vokis denove, kaj ŝi batalis kun Birk por liberiĝi. Ŝi gratis kaj tiris kaj kriis kaj ploris kaj poste ŝi forte mordis lian vangon. Sed li tenis ŝin firme.

    Longe li tenis ŝin. Tiam subite la nebulo malaperis same rapide kiel ĝi antaŭe venis. En la sama momento ĉesis la kanto. Ronjo rigardis ĉirkaŭ si. Estis kvazaŭ ŝi vekiĝus el dormo.

    Ŝi vidis la vojeton, kiu kondukis hejmen kaj la ruĝan sunon, kiu subiris malantaŭ la arboj. Kaj ŝi vidis Birkon starantan tuj apud ŝi.

    ” Je ŝnurlonga distanco, mi diris, ” ŝi memorigis al li. Poste ŝi vidis lian sangan vangon kaj demandis:
” Ĉu la vulpo mordis vin ? ” Birk ne respondis. Li kunvolvis la ledorimenon kaj redonis ĝin al ŝi.

    ” Mi dankas vin. Nun mi mem trovas la vojon hejmen al la Borkfortikaĵo. ” Ronjo ŝtelrigardis al li. Subite estis malfacile malŝati lin, ŝi ne sciis kial.

    ” Flugu en funelon, ” ŝi diris afable kaj ekkuris.

   

Ĉapitro 5

    Tiun vesperon Ronjo sidis antaŭ la fajro kun sia patro, kaj tiam ŝi rememoris, kion ŝi volis ekscii.

” Kion vi do prenis sen demandi ? Kiel Borko diris ? ” ” Hm, ” diris Matiso. ” Kiel mi timis, ke vi ne trovos la vojon hejmen en la nebulo, Ronjo mia. ” ” Sed tion mi ja faris, ” diris Ronjo. ” Diru, kion vi prenis sen demandi ? ” ” Jen, rigardu, ” diris Matiso kaj montris fervore al la ardantaj karboj en la fajro. ” Ĉu vi ne vidas, aspektas precize kiel viro. Similas al Borko, fi ! ” Sed Ronjo ne povis vidi iun Borkon en la fajro, kaj tio ankaŭ ne interesis ŝin.

    ” Kio estas tio, kion vi prenis sen demandi ? ” ŝi obstinis.

    Ĉar Matiso ne respondis, Kalva Petro respondis anstataŭ li.

    ” Tio estas multego ! Ho jes, ho jes, estas multaj aferoj ! Mi povas nombri... ” ” Ne, tion vi ne faros, ” diris Matiso kolere. ” Tion ĉi mi mem prizorgos. ” Ĉiuj rabistoj krom Kalva Petro jam iris al siaj dormoĉambroj, kaj Loviso forestis por prizorgi la kokinojn kaj kaprojn kaj ŝafojn antaŭ la nokto. Tial nur Kalva Petro povis aŭdi kiam Matiso klarigis al Ronjo, kio vere estas rabisto. Homo, kiu prenas diversajn aĵojn sen demandi.

    Matiso ne kutimis honti pri tio, eĉ male ! Li estis fiera kaj fanfaronis pri tio, ke li estas la plej potenca rabista ĉefo en ĉiuj montoj kaj arbaroj. Sed nun li hezitis iomete, kiam li devis rakonti pri tio al Ronjo. Kompreneble li havis la intencon sciigi ŝin iom post iom, tio ja estis neevitebla. Sed li prefere emus prokrasti tion dum ankoraŭ kelka tempo.

    ” Ĉar vi estas puranima infaneto, mi ne volis rakonti tro detale pri tio ĉi antaŭe. ” ” Ne, vi diris eĉ ne unu vorton ” certigis Kalva Petro. ” Kaj ankaŭ ni aliaj ne rajtis ion diri. ” ” Maljunulo, ĉu vi ne baldaŭ enlitiĝos ? ” Matiso demandis.

    Sed Kalva Petro diris ne. Tion ĉi li volis aŭdi.

    Kaj Ronjo komprenis. Nun ŝi finfine komprenis, de kie ĉio venas. Ĉio, kion la rabistoj transportis sur la dorsoj de la ĉevaloj, kiam ili venis hejmen en la vesperoj, ĉiuj varoj en la sakoj kaj pakaĵoj, ĉiuj trezoroj en skatoloj kaj kestoj. Tiuj objektoj ne kreskis sur arboj en la arbaro. Ŝia patro tute simple forprenis ilin de aliaj homoj.

    ” Sed ĉu ili ne iĝas furioze koleregaj, kiam oni prenas iliajn posedaĵojn ? ” demandis Ronjo.

    Kalva Petro subridis.

    ” Tiel koleraj, ke ili siblas, ” li certigis. ” Ho, ho, ho, tion vi devus nur aŭdi ! ” ” Maljunulo, estus bone se vi finfine enlitiĝus, ” diris Matiso.

    Sed Kalva Petro daŭre ne volis aŭskulti tion.

    ” Kelkaj ankaŭ ploras, ” li rakontis al Ronjo, sed tiam Matiso koleriĝis:
” Nun vi silentos, aŭ mi elĵetos vin ! ” Poste li karesis la vangon de Ronjo.

    ” Vi devas kompreni tion, Ronjo. Simple estas tiel. Tiel ĉiam estis. Ne indas cerbumi pri tio. ” ” Ne, ne indas, ” diris Kalva Petro. ” Sed homoj neniam alkutimiĝas. Ili nur blekas kaj ploras kaj sakras. Estas ĝojo aŭskulti ! ” Matiso firigardis kolere al li, sed poste denove turnis sin al Ronjo:
” Mia patro estis rabista ĉefo, same kiel mia avo kaj mia praavo, tion mi scias. Kaj mi ne estas degenerinta. Ankaŭ mi estas rabista ĉefo, la plej potenca en ĉiuj montoj kaj arbaroj, kaj tio ankaŭ vi estos, Ronjo mia ! ” ” Ĉu mi ! ” kriis Ronjo. ” Ne ! Neniam, se homoj koleriĝas kaj ploras ! ” Matiso gratis sian kapon. Nun li havis problemon. Li volis, ke Ronjo amu kaj admiru lin, same kiel li amas kaj admiras ŝin. Kaj nun ŝi krias: ” Neniam ! ” kaj ne volas fariĝi rabista ĉefo kiel la patro. Tio malfeliĉigis Matison. Iamaniere li devas konvinki ŝin pri tio, ke lia okupo estas ĝusta kaj bona.

    ” Vi komprenas, Ronjo mia, ke mi prenas nur de riĉaj homoj, ” li asertis. Poste li iom pripensis.

    ” Kaj mi donas al malriĉuloj, tion mi faras. ” Tiam Kalva Petro subridis.

    ” Jes, jes, mi konsentas. Tutan sakon da faruno vi donis al tiu malriĉa vidvino kun ok infanoj, ĉu vi memoras ? ” ” Ĝuste, ” diris Matiso, ” tion mi efektive faris. ” Li kontente karesis sian nigran barbon. Nun li estis tute kontenta pri si mem kaj pri Kalva Petro.

    Kalva Petro subridis denove.

    ” Vi havas bonan memorkapablon, Matiso ! Tio estis antaŭ, hm, jes, antaŭ proksimume dek jaroj. Jes ja, vi certe donas al la malriĉuloj, ne malpli ofte ol ĉiun dekan jaron. ” Tiam Matiso kriegis:
” Se vi nun ne mem enlitiĝos, mi scias, kiu helpos vin sterniĝi ! ” Sed tio ne estis bezonata, ĉar nun envenis Loviso. Kalva Petro malaperis sen helpo. Ronjo enlitiĝis kaj la fajro estingiĝis, dum Loviso kantis la Lupokanton. Ronjo kuŝis kaj aŭskultis, kaj ne plu pripensis, ĉu ŝia patro estas rabista ĉefo aŭ ne. Li estis ŝia Matiso, kion ajn li faras, kaj ŝi amas lin.

    Tiun nokton ŝi dormis maltrankvile, kaj sonĝis pri la subterulinoj kaj iliaj logkantoj, sed ŝi memoris nenion, kiam ŝi vekiĝis.

    Ŝi ekmemoris Birkon. Dum la sekvantaj tagoj ŝi kelkfoje pensis pri li kaj scivolis pri lia vivo en la Borkfortikaĵo. Kaj pri tio, kiel longe daŭros, ĝis Matiso finfine forpelos lian patron kaj lian aĉan anaron el la kastelo.

    Matiso ĉiutage faris novajn grandiozajn planojn koncerne tiun aferon, sed neniuj estis tre bonaj.

    ” Maltaŭge, ” diris Kalva Petro, kion ajn elpensis Matiso. ” Vi devas esti ruza kiel olda vulpino, ĉar per perforto vi ne sukcesos. ” Ne estis en la karaktero de Matiso esti ruza kiel olda vulpino, sed li faris sian plejeblon. Kaj dume ne okazis multe da rabado. Ankaŭ la Borkorabistoj certe havis aliajn aferojn por fari. Kaj la homoj, kiuj devis trapasi la Rabistan pasejon, miris pri tio, kiel malmultaj rabistoj tie estas nuntempe. Ili ne povis kompreni, kial estas tiel trankvile. Kien malaperis ĉiuj banditoj ? La gardistoj, kiuj tiel obstine ĉasadis Borkon, trovis la kavernon, kie li havis sian rabistan neston, sed nun ĝi estis vaka kaj dezerta. Neniu Borko estis videbla, kaj la soldatoj estis ĝojaj forlasi la Borkarbaron, kiu nun en la aŭtuno estis malluma, malvarma kaj pluva. Ke rabistoj troviĝas ankaŭ en la fora Matiskastelo, tion ili ja sciis, sed preferis ne memori. Pli malagrabla loko ne ekzistas, kaj la rabista ĉefo tie estas pli malfacile kaptebla ol aglo sur la monto. Lin oni preferis lasi trankvila.

    Matiso foruzis plejparton el la tempo por elgvati, kion la Borkorabistoj faras en la nordkastelo, kaj kiel plej bone ataki ilin. Pro tio li ĉiutage organizis esplorpatrolon. Kun kelkaj el siaj viroj li ĉirkaŭrajdis en la arbaro ĉe la norda flanko, sed la uzurpantoj ne estis videblaj. Plej ofte tie estis kviete kaj morte, kvazaŭ ne ekzistus iuj Borkorabistoj. Ili tamen estis farintaj al si longan fortikan ŝnurŝtuparon por povi oportune supren - kaj malsupreniri la kastelmonton. Nur unu fojon Matiso vidis ĝin malhisita. Tiam li perdis la prudenton kaj impetis kiel frenezulo por suprengrimpi ĝin. Liaj rabistoj sekvis lin kun arda batalemo. Sed tiam venis kurento de sagoj el la paffenestretoj de la kastelo, kaj Klipeto estis trafita en la femuro, tiel ke li devis resti en la lito dum du tagoj. Estis evidente, ke tiun ŝnurŝtuparon oni malhisis nur dum plej severa gardado.

    La aŭtuna mallumo nun kuŝis peze super la Matiskastelo, kaj la rabistoj fartis malbone pro malsufiĉa ekzerciĝo. Ili fariĝis malkvietaj kaj kverelis pli ol kutime, tiel ke Loviso devis diri:
” Vi baldaŭ rompos al mi la orelojn per via bruado. Flugu en funelon, se vi ne povas amikiĝi. ” Tiam ili silentis, kaj Loviso devigis ilin al utila laboro pri purigado de la kokinejo, la kaprinejo kaj la ŝafejo. Tiun laboron ili abomenis, sed neniu rajtis rifuzi, krom Kalva Petro kaj tiuj, kiuj momente gardostaris ĉe la Lupokaptilo kaj ĉe la Faŭko de l ’ infero.

    Ankaŭ Matiso faris sian plejeblon por doni okupon al la rabistoj. Li kunprenis ilin al alkoĉasado. Kun ĵetlancoj kaj arbalestoj ili iris en la aŭtunan arbaron kaj Kalva Petro ridetis kontente, kiam ili trenis hejmen kvar faligitajn viralkojn.

    ” Nura kokinsupo, ŝafsupo kaj kaĉo, tio fariĝas netolerebla, ” li diris. ” Jen venas io maĉebla, kaj la plej delikataj pecoj estas por la sendentulo, tion ĉiu komprenas. ” Kaj Loviso rostis alkoviandon kaj fumaĵis alkoviandon kaj salkonservis alkoviandon, tiel ke ĝi, kompletigita per rostitaj kokinoj kaj fumaĵitaj ŝaffemuroj, sufiĉos por la tuta vintro.

    Ronjo estis en la arbaro, kiel kutime. Tie estis nun tre kviete, sed ankaŭ la aŭtunan arbaron ŝi ŝatis. La musko sur la tero estis malseketa kaj verda kaj mola sub ŝiaj piedoj, la odoro de la aŭtuno estis tiel agrabla kaj la branĉoj de la arboj brilis de akvogutoj. Pluvis ofte. Ŝi ŝatis kaŭri sub densa abio kaj aŭskulti la trankvilan gutadon ekstere. Kelkfoje pluvegis, tiel ke la tuta arbaro muĝis de pluvo, ankaŭ tion ŝi ŝatis. Ne multaj bestoj montris sin. Ŝiaj vulpoj restis en sia kaverno. Sed en la krepusko okazis, ke alkoj pasis per longaj paŝoj kaj sovaĝaj ĉevaloj paŝtis sin inter la arboj. Ŝi tre deziris kapti sovaĝan ĉevalon por si mem, kaj multfoje ŝi provis, sed neniam sukcesis. Ili estis tiel timemaj kaj certe malfacile dreseblaj. Sed estis vere jam tempo, ke ŝi havu propran ĉevalon. Tion ŝi diris ankaŭ al Matiso.

    ” Jes, kiam vi estos sufiĉe forta por mem kapti ĝin, ” estis lia respondo.

    Kaj iam mi faros tion, ŝi pensis. Mi kaptos etan, belan ĉevalon kaj prenos ĝin hejmen al la Matiskastelo kaj dresos ĝin, kiel Matiso dresis siajn ĉevalojn.

    Cetere la aŭtuna arbaro estis strange malplena. Malaperintaj estis ĉiuj estaĵoj, kiuj kutime estis tie. Certe ili kaŭris en siaj kavoj kaj rifuĝejoj. Kelkfoje, sufiĉe malofte, harpioj alŝvebis de la montoj, sed ŝajne ili kvietiĝis kaj preferis resti en siaj montkavernoj. Ankaŭ la grizgnomoj kaŝis sin. Nur unu fojon Ronjo vidis kelkajn el ili gvati ŝin malantaŭ ŝtono. Sed grizgnomojn ŝi ne plu timis.

    ” Flugu en funelon, ” ŝi kriis, kaj tiam ili malaperis kun raŭkaj sibloj.

    Birk neniam montris sin en ŝia arbaro. Pro tio ŝi estis nur ĝoja. Aŭ, ĉu vere ŝi estis ? Foje ŝi mem ne sciis diri.

    Venis la vintro. Falis neĝo, venis frosto kaj la prujno transformis ŝian arbaron en glaciarbaron, pli belan ne eblas imagi. Ŝi skiadis en ĝi, kaj kiam ŝi en la krepusko revenis hejmen, ŝi havis prujnon en la hararo kaj ŝiaj ungoj estis frostmorditaj, malgraŭ ledaj gantoj kaj ledaj botoj. Sed neĝo kaj frosto ne povis fortimigi ŝin de la arbaro. La postan tagon ŝi denove estis tie.

    Foje Matiso fariĝis maltrankvila, kiam li vidis ŝin rapide gliti laŭ la deklivo en la direkto de la Lupokaptilo, kaj tiam li diris al Loviso, kiel li kutimis ofte fari:
” Se nur ĉio iros bone ! Se nur neniu danĝero trafos ŝin ! Ĉar tiam mi ne povus pluvivi. ” ” Pri kio vi lamentas ? ” diris Loviso. ” Ĉi tiu infano estas pli kompetenta ol ajna rabisto, kiel ofte necesas tion ripeti ? ” Kaj certe Ronjo sciis zorgi pri si mem. Sed unu tagon okazis io, kion Matiso ne eltenus scii.

    Pli da neĝo falis dum la nokto kaj detruis ĉiujn ski - sulkojn de Ronjo. Ŝi devis prepari novajn, kaj tio estis pena laboro.

    Estis jam maldika krusto sur la neĝo, sed ĝi ne estis sufiĉe forta. Ĝi rompiĝis konstante, kaj pro laciĝo Ronjo ne povis daŭrigi la sulkadon. Ŝi volis reiri hejmen.

    Ŝi estis sur monteto kaj intencis malsuprengliti ĝin. La deklivo estis tre kruta, sed ŝi ja havis sian skibastonon por bremsi, kaj sen timo ŝi ĵetis sin tiel, ke la neĝo disflugis. Tie estis tubero, sed ĝin ŝi transflugis. En la salto ŝi tamen perdis unu skion, kaj surteriĝante la senskia piedo penetris la neĝon kaj trafis rekte en iun subneĝan truon. Ŝi vidis sian skion malaperi en la deklivo, sed ŝi mem estis fiksita en la truo ĝis la genuo.

    Unue ŝi ridis, sed ŝi ĉesis ridi, kiam ŝi komprenis la seriozecon de la situacio. Ŝi ne sukcesis liberiĝi, kiel ajn ŝi baraktis.

    Ŝi aŭdis murmuron el la truo kaj komence ne komprenis, kio ĝi povas esti. Sed subite ŝi vidis aron da pugoniĉjoj elfosiĝi el la neĝo. Ili estis facile rekoneblaj pro siaj larĝaj postaĵoj kaj sulkaj vizaĝetoj kaj hirta hararo. Kutime la pugoniĉjoj estis pacemaj kaj ne faris ion malbonan. Sed ĉi tiuj, kiuj nun fiksrigardis ŝin per siaj senspritaj okuloj, estis malkontentaj, tion oni rimarkis. Ili gruntis kaj ĝemis kaj unu diris malgaje:
” Pro kio do ŝi tion faras ? ” Kaj la aliaj aliĝis al la grumblado.

    ” Pro kio do ŝi tion faras ? Plafonon trui. Pro kio do ? ” Ronjo komprenis, ke ŝia piedo trapenetris en ilian terkavaĵon. Pugoniĉjoj ja faras tiajn, se ili ne trovas kavan trunkon por loĝejo.

    ” Ne estis mia kulpo, ” ŝi diris. ” Helpu min liberiĝi ! ” Sed la pugoniĉjoj nur rigardadis ŝin kaj ĝemis same malgaje kiel antaŭe.

    ” Fikse staras en plafono. Pro kio do ŝi tion faras ? ” Ronjo fariĝis senpacienca.

    ” Sed helpu min do, por ke mi povu foriri ! ” Sed ŝajnis, ke ili ne aŭdas aŭ komprenas. Ili nur stulte rigardadis ŝin kaj poste malaperis en sian kavaĵon. Ŝi aŭdis ilian malkontentan murmuron de malsupre. Sed subite ili komencis kriadi kaj jubili, kvazaŭ ili ĝojus pro io.

    ” Funkcias, ” ili kriis. ” Pri lulilo, do ! Funkcias ! ” Kaj Ronjo sentis, ke oni pendigas ion je ŝia piedo, ion pezan.

    ” Jen knab - etulo bone pendas, ” kriis la pugoniĉjoj. ” En lulilo, do ! Kiam tamen estas fipiedo en plafono, do. ” Sed Ronjo ne volis kuŝi en malvarmo kaj neĝo kaj teni la lulilon por stultaj pugoniĉjoj. Ŝi klopodis denove, ŝi puŝis kaj tiregis ĉiuforte por liberiĝi. Kaj tiam ĝojkriis la pugoniĉjoj:
” Do, bona lulo por knab - etulo ! ” En la Matisarbaro oni devas ne timi, tion ŝi aŭdis de kiam ŝi estis etulino, kaj ŝi ja klopodis liberiĝi de timo. Sed kelkfoje tio ne sukcesis. Ĝuste nun tio ne sukcesis. Imagu, se tute ne eblos liberiĝi, imagu, se ŝi devos resti ĉi tie kaj morti pro frosto dum la nokto ! Ŝi vidis la nigrajn neĝnebulojn super la arbaro, venos pli da neĝo, multe pli ! Eble ŝi kuŝos kaŝita de ĝi, mort - frostigita, kaj lulos pugoniĉjeton per sia pendanta piedo ĝis la printempo ! Nur tiam eble Matiso venos kaj trovos sian kompatindan filinon, frostmortintan en la vintra arbaro.

    ” Ne, ne, ” ŝi kriis. ” Helpon ! Venu helpi min ! ” Sed kiu en tiu ĉi dezerta arbaro povus aŭdi ŝin ? Neniu, tion ŝi sciis. Sed ŝi tamen kriadis, ĝis ŝi ne povis plu. Kaj tiam ŝi aŭdis la pugoniĉjojn plendi sub ŝi:
” Ĉu jam fino al lulkanto ! Pro kio do ? ” Sed poste Ronjo ne aŭdis ion plian, ĉar nun ŝi vidis la harpion. Simila al granda, bela rabobirdo ĝi venis ŝvebanta super la arbaro, alte sub la nigraj nuboj. Jen ĝi malleviĝis kaj alproksimiĝis. Ĝi flugis rekte al Ronjo, kaj Ronjo fermis la okulojn. Nun ne plu estas saveblo, tion ŝi komprenis.

    Kriante kaj ridante la harpio alteriĝis apud ŝi.

    ” Bela hometo ” ĝi kriis akre kaj tiris la harojn de Ronjo. ” Jen kuŝadas kaj nur ripozas, ho jes ! ” Ĝi ridis denove kaj la rido estis terura.

    ” Labori vi devos ! Ĉe ni en la montoj ! Ĝis fluos la sango !
Alie ni gratos vin kaj ŝiros vin ! ” Ĝi komencis tiri kaj ŝiri Ronjon per siaj akraj ungegoj, kaj kiam Ronjo tamen restis fiksita, ĝi furioziĝis.

    ” Ĉu vi volas, ke mi ŝiru vin kaj gratu vin ? ” Ĝi kliniĝis super Ronjo kaj ĝiaj ŝtone nigraj okuloj brilis de malico. Ĝi faris novan provon eltiri Ronjon, sed malgraŭ ĉiuj klopodoj tio ne sukcesis, kaj fine ĝi laciĝis.

    ” Tiam mi venigos miajn fratinojn, ” ĝi kriis. ” Morgaŭ ni kunprenos vin. Poste vi neniam plu ripozos tie ĉi, neniam, neniam ! ” Kaj post tio ĝi forflugis super la arboj kaj malaperis inter la montoj.

    Morgaŭ, kiam venos la harpioj, kuŝos tie ĉi nur peco de glacio, pensis Ronjo.

    Sube, ĉe la pugoniĉjoj, estis tute silente. La tuta arbaro estis silenta kaj nur atendis la nokton. Ankaŭ Ronjo jam ne atendis ion alian. Ŝi kuŝis senmova kaj ne plu baraktis. Ĝi venu do, ŝi pensis, la lasta frosta nigra soleca nokto, kiu ĉesigos mian vivon.

    Komencis neĝi. Grandaj neĝeroj falis sur ŝian vizaĝon. Ili degelis kaj miksiĝis kun ŝiaj larmoj. Ĉar nun ŝi ploris. Ŝi pensis pri Matiso kaj Loviso. Neniam plu ŝi vidos ilin, kaj en la Matiskastelo ili neniam plu estos gajaj. Kompatinda Matiso, li freneziĝos pro malĝojo. Kaj neniu Ronjo estos tie por konsoli lin, kiel ŝi kutimis fari, kiam li estis malĝoja. Ne, jam ne estis konsolo, nek por konsolanto, nek por konsolato, tute ne estis !
Tiam ŝi aŭdis iun diri ŝian nomon. Tute klare ŝi aŭdis tion, sed ŝi komprenis, ke tio devas esti sonĝo. Kaj ŝi ploris pro tio, ke neniam plu, krom en sonĝo, iu diros sian nomon. Kaj baldaŭ ŝi eĉ ne plu sonĝos.

    Sed tiam ŝi aŭdis la voĉon denove.

    ” Ronjo, ĉu ne estas tempo iri hejmen ? ” Senvole Ronjo malfermis la okulojn. Kaj tie staris Birk ! Jes, tie staris Birk sur siaj skioj.

    ” Mi trovis vian skion, kaj tio certe estis bonŝanco, ĉar alie vi devus resti ĉi tie. ” Li starigis la skion en la neĝon apud ŝi.

    ” Ŝajnas, ke vi bezonas helpon ? ” Tiam ŝi ekploris tiel forte, ke ŝi hontis. Ŝi ne povis respondi al li pro la ploro, kaj kiam li kliniĝis por levi ŝin, ŝi brakumis lin kaj murmuris senespere:
” Ne forlasu min ! Neniam plu forlasu min ! ” Li ridetis pri tio.

    ” Ne, se vi nur tenos vin je ŝnurlonga distanco. Lasu min kaj ĉesu plori, por ke mi povu liberigi vin. ” Li forprenis siajn skiojn kaj kuŝiĝis surventre apud la truo kaj enŝovis sian brakon tiel profunden, kiel nur eblis. Post longa fosumado okazis la miraklo. Ronjo povis eltiri sian kruron, ŝi estis libera !
Sed sube la pugoniĉjoj estis koleraj kaj la ido ploraĉis.

    ” Tiel vekas knab - etulon, sablo falas en okulojn, pro kio do ŝi tion faras ? ” Ronjo ploris. Ŝi ne povis ĉesi. Birk etendis al ŝi la skion.

    ” Ĉesu jam plori, ” li diris, ” alie vi ne kapablos skii hejmen. ” Ronjo enspiris profunde. Jes, la plorado devas ĉesi. Ŝi ekstaris sur siajn skiojn por kontroli, ĉu ŝiaj kruroj povas porti ŝin.

    ” Mi devas provi, ” ŝi diris. ” Kaj vi venos kun mi, ĉu ne ? ” ” Mi venos kun vi, ” diris Birk.

    Ronjo startis kaj glitis laŭ la deklivo, kaj Birk sekvis ŝin. La tutan tempon, dum ŝi pene skiadis hejmen en la kirliĝanta neĝblovo, li estis malantaŭ ŝi. Ĉiam denove ŝi devis kontroli, ĉu li estas tie. Ŝi timegis, ke li subite malaperos, lasante ŝin sola. Sed li sekvis je ŝnurlonga distanco, ĝis ili proksimiĝis al la Lupokaptilo. Tie ili devis disiĝi. Poste Birk la sekretaj vojoj skios al la Borkfortikaĵo.

    Dum momento ili staris senmovaj en la falanta neĝo por adiaŭi unu la alian. Estis malfacile, Ronjo sentis, ŝi volis ĉiel restigi lin kun ŝi.

    ” Birk, ” ŝi diris. ” Kiel mi dezirus vin kiel mia frato. ” Birk ridetis.

    ” Tio ja eblas, se vi volas, rabistfilino. ” ” Tion mi volas, ” ŝi diris. ” Sed nur se vi nomas min Ronjo ! ” ” Ronjo, fratino mia, ” diris Birk. Kaj poste li malaperis en la kirliĝanta neĝblovo.

    ” Vi restis longe en la arbaro hodiaŭ, ” diris Matiso, kiam Ronjo jam sidis ĉe la fajro por provi varmiĝi. ” Ĉu estis bone ? ” ” Jes, sufiĉe bone, ” diris Ronjo kaj etendis siajn glacie malvarmajn manojn al la fajro.

   

Ĉapitro 6

    Tiun nokton estis tia neĝado super la Matiskastelo kaj la ĉirkaŭaj arbaroj, ke eĉ Kalva Petro ne povis memori ion similan. Necesis kvar viroj por puŝe malfermi la pordegon nur tiom, ke eblis eliri kaj forigi la plej grandajn neĝamasojn.

Ankaŭ Kalva Petro venis por rigardi la blankan, dezertan pejzaĝon, kie ĉio nun estis kaŝita sub neĝo. La Lupokaptilo estis komplete fermita. Tra ĝi ne eblos pasi ĝis la printempo, se tio ĉi daŭros, estis la opinio de Kalva Petro.

    ” Hej, Fjosok, ” li diris, ” se via plej granda plezuro estas ŝoveli neĝon, mi povas promesi al vi multan ĝojon dum la venonta tempo. ” Kalva Petro plej ofte prave supozis, kaj tiel ankaŭ nun.

    Dum longa tempo falegis neĝo tage kaj nokte. La rabistoj ŝovelis kaj blasfemadis pro ĝi, sed ĝi kunportis tamen la avantaĝon, ke ne necesis gardistoj kontraŭ la Borkanoj ĉe la Lupokaptilo kaj Faŭko de l ’ infero.

    ” Eĉ se Borko estas pli stulta ol porko, ” diris Matiso, ” li ne povas esti tiel nekredeble malprudenta, ke li volus batali en neĝo ĝis la akseloj. ” Tiel stulta ankaŭ Matiso ne estis, kaj cetere li momente ne multe interesiĝis pri Borko. Li havis pli gravajn aferojn por pripensi. Ronjo estis malsana, por la unua fojo en sia vivo. En la mateno post la tago en la vintra arbaro, kiu preskaŭ fariĝis ŝia lasta, ŝi vekiĝis kun alta febro kaj sentis kun miro, ke ŝi tute ne emas ellitiĝi kaj rekomenci sian kutiman vivon.

    ” Kiel vi fartas ? ” kriis Matiso kaj surgenuis apud ŝia lito.

    ” Kion vi diras ? Vi ne estas malsana, ĉu ? ” Li prenis ŝian manon kaj sentis, kiel varmega ĝi estas. Jes, li rimarkis, ke la tuta knabino estas arde varmega. Vigla kaj sana ŝi ĉiam estis. Sed jen ŝi nun kuŝas, lia filino, kiun li amegas, kaj li sciis tuj. Li sciis, kio okazos ! Li perdos Ronjon, ŝi mortos. Tion li sentis tiel certe, ke doloris lia koro. Kaj li ne sciis, kion fari pri sia freneza malespero. Pleje li emis kapfrapi la muron kaj kriegi, kiel li kutimis. Sed li ne rajtas tiel timigi la kompatindan infanon, tion li tamen komprenis. Tial li nur metis sian manon sur ŝian varman frunton kaj murmuris:
” Estas bone, ke vi tenas vin varma, Ronjo mia ! Kiel oni devas fari, kiam oni estas malsana. ” Sed Ronjo konis sian patron, kaj malgraŭ la febro, kiu brulis en sia korpo, ŝi provis konsoli lin:
” Ne stultumu, Matiso ! Tio ĉi estas nenio ! Povus esti multe pli malbone. ” Povus esti tiel, ke mi de vintro ĝis printempo kuŝus kaŝita sub la neĝo en la arbaro, ŝi pensis. Kompatinda Matiso, denove ŝi imagis al si, kiel tio estus rompinta lian koron, kaj larmoj venis en ŝiajn okulojn. Tion Matiso vidis, kaj li pensis, ke ŝi ploras pro tio, ke ŝi devas morti tiel juna.

    ” Infaneto, kompreneble vi resaniĝos, ne ploru, ” li diris kaj perforte sufokis siajn proprajn plorĝemojn. ” Sed kie estas via patrino ? ” li kriis kaj elkuris plorante tra la pordo.

    Kial Loviso ne staras preta kun siaj kuracaj herboj, kiam la vivo de Ronjo pendas de hareto, tion li volonte scius.

    Li serĉis ŝin en la ŝafejo, sed tie ŝi ne estis. La ŝafoj blekis malsate en sia apartejo. Sed ili baldaŭ rimarkis, ke ne alvenis la ĝusta persono. Ĉar ĉi tiu staris kun sia vila kapo kontraŭ la barilo kaj ploris tiel sovaĝe, ke ili ĉiuj teruriĝis.

    Matiso ploregis, ĝis Loviso, post prizorgo de la kokinoj kaj kaproj, envenis tra la pordo. Tiam li ekkriis:
” Virino, kial vi ne estas ĉe via malsana infano ? ” ” Ĉu mi havas malsanan infanon ? ” respondis Loviso. ” Tion mi ne sciis. Sed tuj kiam mi estos preta pri la ŝafoj, mi... ” ” Tion mi povas fari. Iru al Ronjo, ” li kriis, kaj poste li duonplore flustris: ” Se ŝi ankoraŭ vivas ! ” Li komencis ĵetegi garbojn de tremolo el la provizejo kaj post foriro de Loviso li manĝigis siajn ŝafojn kaj priplendis siajn ĉagrenojn al ili.

    ” Vi ne imagas, kiel estas havi infanojn ! Vi ne scias, kiel estas perdi sian plej amatan ŝafideton ! ” Subite li silentis, ĉar li ekmemoris, ke printempe ĉiuj ŝafoj havis ŝafidojn. Kaj kio fariĝis el ili... ŝafstekoj preskaŭ ĉiuj !
Loviso donis al sia filino senfebrigajn herbosukojn, kaj post tri tagoj Ronjo estis sana. Je surprizo kaj ĝojo de Matiso. Ronjo estis kiel kutime, nur iom pli pensema. Dum la tri tagoj enlite ŝi havis tempon pripensi aferojn. Kiel estos nun ? Pri Birk ? Nun ŝi havis fraton, sed kiel ŝi povos esti kun li ? Tio devas okazi sekrete. Ŝi ja ne povas rakonti al Matiso, ke ŝi amikiĝis kun Borkorabisto. Estus kvazaŭ bati lian kapon per martelego, nur pli terure, kaj li fariĝus pli afliktita kaj pli furioza ol oni iam vidis lin. Ronjo ĝemis. Kial ŝia patro devas esti tiel ekstrema pri io ? Ĉu li estis gaja aŭ kolera aŭ malgaja, ĉiam estis la samo — sovaĝa kaj senbrida li estis, sufiĉe por tuta rabistaro.

    Ronjo ne kutimis mensogi al sia patro. Ŝi nur prisilentis tiajn aferojn, kiuj certe faros lin malĝoja aŭ kolera. Aŭ malĝoja kaj kolera, kiel li fariĝus, se li aŭdus pri Birk. Sed kion fari ? Se ŝi ekhavis fraton, ŝi volas estis kun li, eĉ se tio devos okazi kaŝe.

    Sed kien kaŝiri en tiu neĝego ? En la arbaron ne eblis eliri, ĉar la Lupokaptilo estis fermita, kaj cetere tiu vintra arbaro iom timigis ŝin. Ŝi spertis sufiĉe da ĝi por kelka tempo.

    La neĝoŝtormoj daŭre muĝadis ĉirkaŭ la Matiskastelo. Fariĝis ĉiam pli malfacile, kaj fine Ronjo komprenis, kiel serioze statas la afero — nur en la printempo ŝi povos revidi Birkon. Li estis tiom for de ŝi, kvazaŭ ili loĝus mil mejlojn unu de la alia.

    Kaj pri tio kulpis la neĝo. Ronjo sentis pli kaj pli da indigno pro ĝi, kaj la rabistoj abomenis ĝin same tutkore. Ĉiun matenon ili kverelis pri la vico labori. Iuj devis elŝoveli vojeton al la puto, de kie oni prenis la akvon. Ĝi situis duonvoje al la Lupokaptilo kaj estis pena laboro ŝovele atingi ĝin kun la neĝo fluganta ĉirkaŭ la kapo, kaj poste hejmenporti pezajn sitelojn kun akvo en sufiĉa kvanto por homoj kaj bestoj.

    ” Vi estas pigraj kiel bovoj, ” diris Loviso. ” Krom kiam temas pri batalado aŭ rabado, tiam vi viglas. ” Kaj la mallaboremaj rabistoj sopiris la printempon, kiam la rabista vivo denove komenciĝos. La longan atendadon ili pasigis ŝovelante ĉiam pli da neĝo kaj farante skiojn kaj prizorgante siajn armilojn kaj striglante siajn ĉevalojn kaj ludante per ĵetkuboj kaj dancante rabistajn dancojn kaj kantante rabistajn kantojn kiel ili ĉiam faris.

    Ronjo partoprenis en la kubĵetado kaj kantado kaj dancado kun ili, sed ŝi tre sopiris la printempon same kiel la rabistoj kaj sian arbaron en printempa vesto. Tiam ŝi finfine renkontos Birkon, parolos kun li kaj ekscios, ĉu li vere volas esti ŝia frato, kiel li promesis en la blovanta neĝo.

    Sed la atendado estis malfacila kaj Ronjo abomenis esti enfermita. Ŝi fariĝis malkvieta kaj la tempo sentiĝis longa. Tial ŝi unu tagon malsupreniris en la subterajn kelajn volbejojn, kiujn ŝi ne vizitis de longa tempo. Malnovajn karcerojn ŝi ne ŝatis. Estis tie tuta vico de tiaj ĉeloj, elhakitaj el la roko. Kalva Petro ja asertis, ke neniu kaptito sidis tie de post tempo nememorebla, kiam potenculoj kaj reĝetoj regis la Matiskastelon, longe antaŭ ol ĝi fariĝis rabista kastelo. Sed kiam Ronjo eniris la mucidan malvarmon sub la volboj, ŝi tamen sentis, kvazaŭ en la muroj restas iom de la ĝemado kaj lamentado de la mortintaj kaptitoj, kaj ŝi sentis korpremon. Per sia kornlampo ŝi lumigis la kavernojn, kie la kompatindaj mizeruloj iam sidis sen ajna espero revidi la sunon. Dum momento ŝi staris senmova, funebrante pro la kruelaĵoj okazintaj en la Matiskastelo. Poste ŝi kun frosttremeto kuntiris la lupan pelton ĉirkaŭ ŝi kaj paŝis laŭ la subtera koridoro, kiu preter la karceroj pluiris sub la tuta kastelo. Ĉi tie ŝi iam iris kun Kalva Petro. Li montris al ŝi, kion faris la fulmotondro tiun nokton, kiam ŝi naskiĝis. Ĝi ne nur fendis la Faŭkon de l ’ infero.

    Rekte sub la abismo la fulmo ankaŭ frakasis la monton, kaj tial la subtera pasejo estis enfalinta en la mezo kaj ŝtopita per rokeroj.

    ” Jen estas halto, ne eblas pluiri, ” diris Ronjo, ĝuste kiel diris Kalva Petro, kiam ŝi venis tien kun li. Sed poste ŝi komencis cerbumi. Je la alia flanko de la enfalinta ŝtonamaso la koridoro ja pluiras, tion ŝi sciis, kaj ankaŭ Kalva Petro tion diris. Jam tiam incitis ŝin, ke ne eblas pluiri, kaj nun incitis pli ol iam.

    Ĉar, kiu scias, eble ie malantaŭ tiu rokaĵo nun troviĝas Birk ?
Enpensiĝinta, ŝi rigardadis la enfalintan ŝtonamason. Kaj baldaŭ ŝia pensado estis finita.

    Dum la sekvanta tempo oni ne ofte vidis Ronjon en la ŝtonhalo. Ĉiumatene ŝi malaperis, neniu sciis kien, kaj nek Matiso nek Loviso cerbumis pri tio. Ili supozis, ke ŝi ŝovelas neĝon kiel ĉiuj aliaj, kaj cetere ili kutimis vidi ŝin iri kaj veni laŭ ŝia plaĉo.

    Ronjo ne ŝovelis neĝon. Ŝi kolektis rokerojn ĝis doloris ŝiaj brakoj kaj dorso. Kaj kiam ŝi vespere, elĉerpita, rulis sin en la liton, estis unu afero, kiun ŝi certe sciis. Neniam plu en sia vivo ŝi levos plian ŝtonon, ĉu grandan, ĉu malgrandan. Sed apenaŭ estis mateno kaj jam ŝi denove estis subtere. Kaj tie ŝi kiel furiozulo plenigis unu sitelon post alia per ŝtonoj. Ŝi malamegis la ŝtonamason tiel intense, ke ĝi devus fandiĝi pro tio. Sed tio ne okazis. Ĝi restis, kie ĝi estis, kaj ŝi devis mem, sitelon post sitelo, forporti ĝin al la plej proksima karcero.

    Sed venis tago, kiam tiu karcero estis plena, kaj tiam la ŝtonmonteto jam tiel malgrandiĝis, ke oni kun iom da peno eble povus ĝin transgrimpi. Se oni kuraĝus ! Ronjo sentis, ke ŝi devas pripensi. Ĉu ŝi havas la kuraĝon iri rekte en la Borkfortikaĵon ? Kaj kio povus okazi al ŝi tie ? Tion ŝi ne sciis, sed ke ŝi elmetas sin al granda risko, tion ŝi sciis. Tamen verŝajne ne ekzistis maniero tiel danĝera, ke ŝi ne estus preta provi ĝin por veni al Birk. Ŝi sopiris lin. Kiel tio povas esti, tion ŝi ne povis kompreni ! Antaŭe ŝi ja abomenis lin kaj deziris lin kaj ĉiujn Borkorabistojn en funelon. Kaj jen ŝi nun staras kaj ŝia sola deziro estas transiri la ŝtonamason por provi trovi Birkon.

    Tiam ŝi ekaŭdis ion. Je la alia flanko venis iu, ŝi aŭdis paŝojn. Kiu povus esti krom Borkorabisto ? Ŝi retenis sian spiron kaj ne kuraĝis moviĝi, ŝi staris senmova kaj aŭskultis kaj deziris sin for, antaŭ ol la aliflankulo rimarkos ŝin.

    Tiam li komencis fajfi, la Borkorabisto ! Etan simplan melodion. Kiun ŝi rekonis, jes, efektive, ŝi rekonis ĝin ! Birk fajfis ĝin dum li penis liberigi ŝin de la pugoniĉjoj. Ĉu do vere estas Birk, tiel proksima al ŝi, aŭ ĉu ĉiuj Borkorabistoj fajfadas tiun saman melodion ?
La scivolemo brulis en ŝi, sed demandi ŝi ne povis, estus danĝere. Tamen, iel ŝi devis eltrovi, kiu fajfas, kaj ŝi ekhavis la ideon mem fajfi. Tre mallaŭte kaj la saman melodion. Tiam ekestis silento je la alia flanko. Dum longa momento regis malagrabla silento, kaj ŝi pretiĝis forkuri, se iu nekonata Borkorabisto subite elrampus por kapti ŝin.

    Sed tiam ŝi aŭdis la voĉon de Birk. Mallaŭta kaj hezitema, kvazaŭ li ne scius, kion pensi.

    ” Ronjo ? ” ” Birk, ” ŝi kriis tiel ĝojega, ke ŝi preskaŭ ne povis spiri. ” Birk, ho, Birk ! ” Poste ŝi silentis, antaŭ ol diri:
” Ĉu estas vero, ke vi volas esti mia frato ? ” Ŝi aŭdis lin ridi trans la ŝtonamaso.

    ” Fratino mia, ” li diris. ” Mi ŝatas aŭdi vian voĉon, sed mi volus ankaŭ vidi vin. Ĉu viaj okuloj daŭre estas same nigraj ? ” ” Venu kaj rigardu mem, ” Ronjo diris.

    Poste ŝi diris nenion. Ĉar nun ŝi aŭdis ion, kio faris ŝin senspira kaj silenta. Ŝi aŭdis de malproksime la pezan kelan pordon unue malfermiĝi, poste krake refermiĝi, kaj nun iu venis laŭ la ŝtuparo. Jes, iu venas, kaj se ŝi ne tuj povas ion elpensi, ŝi estos perdita ! Kaj ankaŭ Birk ! Ŝi aŭdis la paŝojn, ili pli kaj pli alproksimiĝis. Tra la longa koridoro iu paŝis malrapide sed celkonscie. Ŝi aŭdis tion kaj sciis, kion ĝi signifas, tamen ŝi nur stulte staris, timega kaj senmova. Nur kiam preskaŭ estis tro malfrue, tiam ŝi vigliĝis kaj urĝe flustris al Birk:
” Morgaŭ ! ” Poste ŝi kuris por renkonti la venanton. Estu li kiu ajn, li nepre ne vidu, kion ŝi faris al la ŝtonamaso.

    Estis Kalva Petro. Ekvidante ŝin, lia vizaĝo heliĝis:
” Kiel mi serĉadis, ” li diris. ” Kion do, je ĉiuj harpioj, vi faras ĉi tie ? ” Rapide ŝi prenis lian brakon kaj sukcesis ĝustatempe turni lin.

    ” Oni ne ĉiam povas nur ŝoveladi neĝon, ” ŝi diris. ” Venu, nun mi volas for de tie ĉi. ” Kaj tion ŝi efektive volis ! Nur nun ŝi vere komprenis, kion ŝi faris. Ŝi malfermis alirejon al la Borkfortikaĵo — se Matiso nur scius tion ! Li ja apenaŭ estis ruza kiel olda vulpino, sed tiel multe li tamen komprenus, ke jen finfine troviĝis ebleco ataki Borkon. Tion li devus mem elpensi jam antaŭ longe, Ronjo pensis. Sed ŝi ĝojis, ke li tion ne faris. Vere estis strange, ŝi ne plu volis, ke oni elpelu la Borkorabistojn el la Matiskastelo. Ili devas resti tie, pro Birk. Birk ne estu elpelita, kaj se ŝi povas tion malhelpi, neniu uzu ŝian vojon por eniri la Borkfortikaĵon. Tial ŝi nun devis certigi, ke Kalva Petro ne cerbumu tro. Li iris apud ŝi kaj aspektis tiel ruzeta. Sed tio ja estis lia ordinara aspekto. Oni povus pensi, ke li scias ĉiujn sekretojn. Sed kiel ajn ruza li estis, ĉi - foje Ronjo estis pli ruza. Ŝian sekreton li ne eltrovis. Almenaŭ ankoraŭ ne.

    ” Ne, oni ne povas nur ŝoveladi neĝon, ” pri tio Kalva Petro konsentis. ” Sed ludi per ĵetkuboj, tion oni povas fari tage kaj nokte. Aŭ kiel opinias vi, Ronjo ? ” ” Ludi per ĵetkuboj, tion oni povas fari tage kaj nokte. Kaj plej taŭgas nun, ” diris Ronjo kaj tiris lin fervore supren laŭ la kruta ŝtuparo.

    Ŝi ludis ĵetkube kun Kalva Petro ĝis la Lupokanto. Sed Birk estis konstante en ŝiaj pensoj. Morgaŭ ! Tio estis ŝia lasta penso, antaŭ ol endormiĝi. Morgaŭ !

Ĉapitro 7

    Kaj venis mateno, kaj nun ŝi iros al Birk. Ŝi volis rapidi. Ŝi devis kapti la okazon dum ŝi estis sola en la ŝtonhalo kaj ĉiuj estis okupitaj pri matenaj farendaĵoj. Kalva Petro povus aperi en ajna momento, kaj liajn demandojn ŝi volis eviti.

Kial ne manĝi en la kelo, ŝi pensis. Tie ĉi ja mankos trankvilo.

    Rapide ŝi pakis panon en la ledan saketon kaj verŝis kaprinan lakton en sian lignan botelon. Kaj rimarkita de neniu ŝi malaperis en la kelon. Baldaŭ ŝi staris ĉe la ŝtonamaso.

    ” Birk, ” ŝi vokis, timante ke li ne estos tie. Neniu respondis, kaj ŝi preskaŭ ploris pro elreviĝo. Eble li ne venos ! Eble li forgesis ĉion, aŭ, eĉ pli terure, li ekpentis. Ŝi ja estis Matisrabisto kaj malamiko de la Borkanoj, eble li finfine ne volis interrilati kun tia homo.

    Tiam iu tiris ŝiajn harojn de malantaŭe. Ŝi ekkrietis pro timo. Ĉu Kalva Petro denove spionas kaj ĉion fuŝas !
Sed ne estis Kalva Petro. Estis Birk. Li staris antaŭ ŝi kaj ridetis, kaj liaj dentoj lumis en la malhelo. Preskaŭ nur tion ŝi povis vidi en la lumo de sia kornlampo.

    ” Mi jam longe atendis, ” li diris.

    Ronjo sentis etan ĝojon salti en ŝi. Imagu, ŝi havis fraton, kiu de longe atendas ŝin.

    ” Kaj kion pri mi ? ” ŝi diris. ” Mi atendas jam de post mia liberiĝo de la pugoniĉjoj. ” Poste ili ne sciis, kion diri. Ili nur staris silentaj, sed tre ĝojaj esti kune.

    Birk levis sian seban kandelon kaj lumigis ŝian vizaĝon.

    ” La nigrajn okulojn vi ankoraŭ havas, ” li diris. ” Vi aspektas kiel antaŭe, nur iom pli pala. ” Nur nun Ronjo rimarkis, ke Birk ne aspektas tia, kia ŝi memoris lin. Li maldikiĝis, lia vizaĝo estis tiel mallarĝa kaj la okuloj tiel grandaj.

    ” Kio okazis al vi ? ” ŝi demandis.

    ” Nenio, ” Birk diris. ” Mi nur ne tre multon manĝis. Tamen mi ricevis pli multe ol ĉiuj aliaj en la Borkfortikaĵo. ” Daŭris iom, antaŭ ol Ronjo komprenis, kion li diras.

    ” Ĉu vi volas diri, ke vi ne havas sufiĉe da manĝo ? Ke vi ne povas satmanĝi ? ” ” Jam de longe neniu el ni estis sata. Niaj provizoj elĉerpiĝas. Se la printempo ne venos baldaŭ, ni ĉiuj finos en funelo. Ĝuste kiel vi deziris, tion vi memoras, ” li diris kaj ridis denove.

    ” Tio estis tiam, ” Ronjo diris. ” Tiam mi ne havis fraton. Sed nun mi havas. ” Ŝi malfermis la ledan saketon kaj donis al li la panon.

    ” Manĝu, se vi malsatas, ” ŝi diris.

    Birk eligis strangan sonon, kvazaŭ krieton. Kaj li prenis la krudajn panpecojn en ambaŭ manojn kaj manĝis. Estis kvazaŭ Ronjo ne starus tie. Li estis sola kun la pano kaj voris ĝin ĝis la lasta peceto. Tiam Ronjo donis al li la laktobotelon kaj li metis ĝin avide al la buŝo kaj malplenigis ĝin.

    Poste li rigardis al Ronjo honteme.

    ” Ĉu tio ne estis por vi ? ” ” Hejme troviĝas pli, ” ŝi diris. ” Mi ne malsategas. ” Kaj ŝi vidis antaŭ si la riĉajn provizojn de Loviso: la bonegajn panojn, kaprinan fromaĝon, selaktan buteron kaj ovojn, la barelojn kun salitaĵoj, la fumaĵitajn ŝaffemurojn pendantajn de la plafono, la kestegojn kun faruno kaj grioj kaj pizoj, la potoj kun mielo, la korbojn kun aveloj kaj la saketojn plenajn de herboj kaj folioj, kolektitajn de Loviso por enmeti en la kokinan supon, per kiu ŝi foje regalis. Tiu kokina supo. Ronjo sentis malsaton pensante, kiel bone ĝi gustis post ĉiuj salitaj kaj fumaĵitaj manĝaĵoj, kiujn oni ordinare manĝis dum la vintro.

    Sed ĉe Birk oni malsategis, ŝi ne povis kompreni kial. Li devis klarigi al ŝi.

    ” Nu, vidu, nuntempe ni estas rabist - mizeruloj. Ankaŭ ni havis kaprojn kaj ŝafojn, antaŭ ol ni venis al la Matiskastelo.

    Nun restas nur niaj ĉevaloj, kaj ilin ni dum la vintro prizorgigas ĉe iu kamparano longe for, trans la Borkarbaro. Ni estu dankaj pro tio, ĉar alie ni certe jam formanĝus ilin. Farunon kaj betojn kaj pizojn kaj salitan fiŝon ni iomete havis, sed nun ankaŭ tio preskaŭ elĉerpiĝis. Fi, kian vintron ni havis ! ” Ronjo sentis, kvazaŭ estus la kulpo de ŝi kaj de la Matiskastelo, ke Birk havis malfacilaĵojn kaj nun staris tie tiel malgrasa kaj malsatega. Sed li daŭre kapablis ridi, malgraŭ ĉio.

    ” Rabist - mizeruloj, jes ja ! Ĉu vi ne sentas la odoron de malpuro kaj malriĉo ? ” li diris kun rideto. ” Ni apenaŭ havis akvon, eĉ. Ni devis degeligi neĝon, ĉar kelkfoje estis tute maleble penetri tra la arbaro kaj forŝovi la neĝon por atingi la rivereton. Kaj poste suprenporti akvositelon laŭ ŝnurŝtupetaro dum neĝoŝtormo, ĉu iam vi provis tion ? Ne, ĉar tiam vi komprenus, kial mi odoras kiel vera kotrabisto ! ” ” Ankaŭ niaj rabistoj tiel odoras, ” diris Ronjo por iom konsoli. Ŝi mem odoris sufiĉe agrable, ĉar Loviso frotegis ŝin en la granda ligna kuvo antaŭ la fajro ĉiun sabatan vesperon kaj per kombilo senpedikigis ŝin kaj Matison ĉiun dimanĉan matenon. Matiso plendis, ke ŝi fortiras liajn harojn, kaj ne volis esti kombita. Sed tio ne helpis.

    ” Dek du tufharaj kaj pedikinfestitaj rabistoj estas pli ol sufiĉe, ” Loviso kutimis diri. ” La ĉefon mi kombados ĝis la morto, se nur mi kapablos teni kombilon. ” Ronjo pririgardis Birkon en la lumo de la lampo. Eĉ se li ne estis senpedikigita, liaj haroj tamen kuŝis kvazaŭ kupra kasko sur lia kapo, kiu tiel bele sidis sur la maldika kolo kaj la rektaj ŝultroj. Bela frato li estas, pensis Ronjo.

    ” Ne gravas, ĉu vi estas malriĉa kaj pedika kaj malpura, ” ŝi diris. ” Sed mi ne volas, ke vi estu malsata. ” Birk ridis.

    ” Kiel vi scias, ke mi havas pedikojn ? Jes, kompreneble mi havas. Sed mi preferas havi pedikojn ol malsati, tio estas certa. ” Nun li fariĝis serioza.

    ” Fi al malsato. Sed mi vere devus esti ŝparinta almenaŭ peceton da pano al Undiso. ” ” Mi certe povos havigi pli, ” Ronjo diris. Sed Birk kapneis.

    ” Ne, mi ja ne povos veni hejmen kun pano al Undiso, sen klarigi, de kie mi havas ĝin. Kaj Borko freneziĝus pro kolero, se li ekscius, ke mi akceptas panon de vi kaj krome fariĝis via frato. ” Ronjo suspiris. Ŝi ja komprenis, ke Borko nepre abomenas Matisrabistojn samgrade, kiel Matiso abomenas Borkorabistojn, sed ho ve, kiel komplike ĉio fariĝas por ŝi kaj Birk !
” Neniam ni povos renkontigi krom kaŝe, ” ŝi diris malgaje kaj Birk konsentis.

    ” Tiel estas ! Kaj mi malamas fari aferojn kaŝe. ” ” Ankaŭ mi, ” diris Ronjo. ” Mi abomenas malnovan salfiŝon kaj tro longajn vintrojn, sed eĉ pli mi abomenas sekretumi, kiam tio estas tute sensenca. ” ” Sed vi tamen faros ? Por mi ? Kaj printempe ĉio estos pli facila, ” diris Birk. ” Tiam ni povos renkontiĝi en la arbaro anstataŭ tiu ĉi malvarma kelaĉo. ” Ili ambaŭ frostis tiel, ke klakis la dentoj, kaj fine Ronjo diris:
” Prefere mi iru nun, antaŭ ol ni frostmortas. ” ” Sed vi ja revenos morgaŭ, ĉu ne ? Al via pedika frato ? ” ” Mi kunportos pedikan kombilon kaj diversajn aliajn aferojn. ” Kaj tiun promeson ŝi plenumis. Frue en la matenoj tra la tuta vintro ŝi renkontis Birkon en la kelo kaj vivtenis lin per manĝaĵoj el la provizejo de Loviso.

    Birk kelkfoje hontis akcepti ŝiajn donacojn.

    ” Mi sentas, kvazaŭ mi ŝtelus de vi, ” li diris.

    Sed pri tio Ronjo nur ridis.

    ” Ĉu mi ne estas filino de rabisto ? Kial mi ne rabu do ? ” Cetere ŝi sciis, ke granda parto de tio, kion Loviso havis en sia provizejo, siavice estis rabita de riĉaj komercistoj trapasantaj la arbaron.

    ” Rabisto prenas sen demandi kaj sen permeso, almenaŭ tion mi finfine lernis, ” Ronjo diris. ” Kaj nun mi praktikas, kion mi lernis. Do manĝu senzorge. ” Ĉiutage ŝi ankaŭ donis al li po unu saketon da faruno kaj pizoj por ke li kaŝe metu ilin en la provizejon de Undiso.

    Nun mi do venis al tio, ŝi pensis, ke mi libervole vivtenas Borkorabistojn ! Ve al mi, se scius Matiso !
Birk dankis por ŝia malavareco.

    ” Undino ĉiutage surpriziĝas, trovante ankoraŭ iom da faruno kaj pizoj en siaj kestegoj. Tio devas esti pro iuj harpiaj sorĉaĵoj, ŝi pensas, ” diris Birk kaj ridis laŭ sia kutimo. Li jam rehavis sian antaŭan aspekton kaj ne plu havis la malsatan rigardon. Ronjo ĝojis pro tio.

    ” Kiu scias, ” diris Birk, ” eble mia patrino pravas koncerne la harpiaĵojn. Ĉar vi fakte similas al malgranda harpio, Ronjo. ” ” Tamen bonkora kaj sen ungegoj, ” diris Ronjo.

    ” Jes, bonkora sen komparo ! Kiom da fojoj vi savos mian vivon, fratineto ? ” ” Tiel ofte, kiel vi savis mian, ” diris Ronjo. ” Estas simpla fakto, ke ni nepre bezonas unu la alian. Tion mi nun komprenis. ” ” Jes, tiel estas, ” diris Birk. ” Matiso kaj Borko opiniu kion ajn. ” Sed Matiso kaj Borko ne havis opinion, ĉar ili sciis nenion pri la gefrataj renkontiĝoj en la kelaj volbejoj.

    ” Ĉu vi jam estas sata ? ” demandis Ronjo. ” Ĉar nun mi venas elkombi pedikojn. ” Ŝi levis la kombilon kvazaŭ armilon kaj proksimiĝis al li.

    Kompatindaj Borkorabistoj ! En sia mizero ili eĉ ne posedis kombilon por senpedikiĝi. Sed des pli bone ! Ŝi ŝatis senti la delikatajn harojn de Birk sub ŝiaj manoj kaj kombis lin pli ofte ol estis nepre necese.

    ” Mi jam estas tiel senmezure senpedika, ” diris Birk, ” ke vi vane kombadas. ” ” Tion ni vidos, ” Ronjo diris kaj kombis kun impeto.

    La severa vintro iom post iom mildiĝis. La neĝo komencis degeli, kaj iun tagon kun forta sunvarmo, Loviso elpelis la rabistojn en la neĝon por ke ili forlavu la plej ĝenan malpuraĵon. Ili ne volis tion fari kaj obstine rezistis. Tio povas malutili al la sano, asertis Fjosok. Sed Loviso insistis. Estu fino al la vintra odoro, ŝi diris, eĉ se pereos ĉiu rabisto. Sen kompato ŝi elpuŝis ilin en la neĝon, kaj baldaŭ ruliĝis nudaj, sovaĝe hurlantaj rabistoj ĉie en la deklivoj ĉe la Lupokaptilo. Ili arde malbenis la nehumanan karakteron de Loviso, sed frotpurigis sin laŭ ŝia ordono. Ili ne kuraĝis ne obei.

    Nur Kalva Petro firme rifuzis ruliĝi en la neĝo.

    ” Mi mortos eĉ sen tio, ” li diris. ” Kaj tiam mi estu nature malpura. ” ” Laŭ via plaĉo, ” diris Loviso, ” sed unue vi povas almenaŭ pritondi la harojn kaj barbojn de la aliaj virŝafoj. ” Jes, tion Kalva Petro volonte konsentis fari. Li lerte manipulis la tondilon dum senlanigo de ŝafoj kaj ŝafidoj, do certe li sciis fasonigi ajnan virŝafon.

    ” Sed miajn proprajn du hartufetojn mi ne cedos. Superfluas rafinaĵoj, ĉar baldaŭ mi kuŝos en tombo, ” li diris kaj karesis kontente sian kalvan kapon.

    Tiam Matiso prenis lin per siaj grandegaj manoj kaj levis lin alten super la planko.

    ” Morti, tion vi lasu ! Ĝis nun mi eĉ unu tagon ne vivis sen vi, maljuna stultulo, kaj tiam vi simple ne povas perfide formorti al mi, tion vi devas kompreni ! ” ” Nu, knabeto, pri tio ni vidos, ” diris Kalva Petro kaj aspektis sufiĉe kontenta.

    Dum la resto de la tago Loviso lavis la malpurajn vestaĵojn de la rabistoj. Kaj en la vestejo la rabistoj serĉis provizorajn vestaĵojn, dum la propraj sekiĝas. Plejparte temis pri aferoj rabitaj kaj hejmenportitaj de la avo de Matiso. Sed kiel iu saĝa homo iam volus vesti sin tiel, Fjosok demandis kaj heziteme surmetis ruĝan ĉemizon. Li tamen havis kaŭzon esti kontenta. Pli terure estis por Knoto kaj Klipeto, kiuj pro manko de viraj vestaĵoj devis kontentiĝi per jupoj kaj subkorsaĵoj. Tio ne plibonigis ilian humoron. Sed Matiso kaj Ronjo bone amuziĝis.

    En la vespero Loviso regalis per kokina supo por repaciĝi kun siaj rabistoj. Ili sidis kun malbonhumoraj mienoj ĉirkaŭ la longa tablo, puraj kaj tonditaj kaj preskaŭ nerekoneblaj. Eĉ la odoro estis alia.

    Sed kiam la potenca odoro de la kokinsupo ŝvebis super la tablo, la rabistoj ĉesis paŭti. Kaj tuj post la manĝo ili kantis kaj dancis laŭ sia kutimo, nur iom malpli verve ol ordinare. Precipe Knoto kaj Klipeto detenis sin de ĉiuj altegaj saltoj.

   

Ĉapitro 8

    Kaj fine venis la printempo kiel krio de ĝojo super la arbaroj ĉirkaŭ la Matiskastelo. Degelis la neĝo. Ĝi torentis laŭ ĉiuj montdeklivoj kaj fluis en la riveron. Kaj la rivero muĝis kaj ŝaŭmis kaj kantis per ĉiuj siaj torentoj kaj kaskadoj sovaĝan printempan kanton sen fino. Ronjo aŭdis ĝin dum la tuta tago kaj eĉ en la noktaj sonĝoj. Pasis la longa terura vintro. La Lupokaptilo estis senneĝa de longe. Tie nun fluis muĝanta rivereto kaj la akvo plaŭdis ĉirkaŭ la ĉevalaj hufoj, kiam Matiso kaj liaj rabistoj en frua mateno rajdis tra la mallarĝa pasejo. Rajdante ili kantis kaj fajfis, hej ! nun finfine rekomenciĝos la glora rabista vivo !
Kaj finfine Ronjo povis reveni al sia tiel sopirata arbaro.

Jam antaŭ longe ŝi devus esti tie por vidi, kio okazis en ŝiaj teritorioj de post la fordegelo de la neĝo kaj glacio. Sed Matiso obstine tenis ŝin hejme. En la frua printempo la arbaro estas plena de danĝeroj, laŭ Matiso, kaj nur kiam estis tempo por li mem elrajdi kun siaj rabistoj, li lasis ŝin iri.

    ” Iru do, ” li diris. ” Sed ne dronu en iu perfida lageto. ” ” Jes, tion mi faros, ” diris Ronjo. ” Tiel vi fine havos kaŭzon furiozi. ” Matiso rigardis ŝin kun aflikto.

    ” Ronjo mia, ” li diris kun suspiro. Poste li ĵetis sin sur la selon kaj forrapidis kun siaj rabistoj.

    Apenaŭ Ronjo vidis la lastan ĉevalan voston malaperi tra la Lupokaptilo, ŝi jam kuris en la saman direkton. Ankaŭ ŝi kantis kaj fajfadis, kiam ŝi vadis tra la malvarma akvo de la rivereto. Poste ŝi kuris, kuregis, ĝis ŝi venis al la lageto.

    Kaj tie estis Birk. Laŭ sia promeso. Li kuŝis surdorse sur plata roko. Ronjo ne sciis, ĉu li dormas aŭ ne, kaj ŝi prenis ŝtonon kaj ĵetis ĝin en la akvon por provi, ĉu li aŭdos la plaŭdon. Tion li faris, rapide ekstaris kaj venis al ŝi.

    ” Mi longe atendis, ” li diris kaj denove Ronjo sentis la etan ĝojon salti en ŝi, ĉar ŝi havas fraton, kiu atendas kaj volas, ke ŝi venu.

    Kaj jen ŝi staris, plonĝinta kapon unua en la printempon.

    Ĝi troviĝis tiel grandioza ĉie ĉirkaŭ ŝi, jes, ĝi tute plenigis ŝin, kaj ŝi kriis kiel birdo, laŭte kaj akute, ĝis ŝi devis klarigi al Birk:
” Mi devas krii printempan krion, aŭ mi krevos ! Vi ja aŭdas la printempon, ĉu ne ? ” Dum momento ili staris silentaj kaj aŭskultis al la pepado kaj susuro kaj murmuro kaj kantado kaj zumado en sia arbaro. En ĉiuj arboj kaj ĉiuj akvoj kaj ĉiuj verdaj densejoj estis vivo. Ĉie sonis la freŝa, sovaĝa kanto de la printempo.

    ” Mi sentas la vintron elflui el mi, ” diris Ronjo. ” Baldaŭ mi estos sufiĉe malpeza por flugi. ” Birk puŝetis ŝin.

    ” Do flugu. Certe flugas pliaj harpioj, aliĝu al ili. ” Ronjo ridis.

    ” Jes, mi pripensas tion. ” Sed en tiu momento ŝi aŭdis la ĉevalojn. Ili venis galope ie ĉe la rivero, kaj tio plenigis ŝin per agemo.

    ” Venu ! Mi deziregas kapti propran ĉevalon. ” Kaj ili kuris, ĝis ili ekvidis la ĉevalojn, centojn da ĉevaloj, kiuj kun flirtantaj kolharoj tragalopis la arbaron tiel ke la tero tondris sub iliaj hufoj.

    ” Certe urso aŭ lupo timigis ilin, ” diris Birk. ” Kial ili alie tiel timus ? ” Ronjo kapneis.

    ” Ili ne timas, ili simple forkurigas la vintron el la korpo, sed kiam ili laĉigos kaj komencos sin paŝti, tiam mi kaptos unu kaj kunprenos ĝin al la Matiskastelo, tion mi longe intencis. ” ” Al la Matiskastelo ? Por kio utilus ĉevalo tie ? Oni rajdas en la arbaro. Kial ne kapti paron da ili kaj tuj rajdi ? ” Ronjo iom pripensis kaj diris:
” Ŝajne eĉ Borkgentanoj povas havi ion en la kapo. Tion ni faru ! Venu, ni provu. ” Ŝi malfiksis sian ledorimenon. Ankaŭ Birk nun havis tian, kaj kun pretaj lazoj ili kaŝis sin malantaŭ ŝtono ĉe la maldensejo, kie la sovaĝaj ĉevaloj kutimis paŝtiĝi.

    La necesa atendado ne ĝenis ilin.

    ” Tute bone estas por mi nur sidi kaj esti en la printempo, ” diris Birk.

    Ronjo kaŝe rigardis lin kaj murmuris mallaŭte:
” Pro tio mi ŝatas vin, Borkofilo. ” Longe ili sidis tute kvietaj kaj estis en la printempo. Ili aŭdis la kanton kaj kriadon de turdo kaj kukolo plenigi la tutan arbaron. Novnaskitaj vulpidoj ĉirkaŭkuradis antaŭ sia nesto tute proksime al ili. Sciuroj sin ĵetadis en la pinoj, kaj ili vidis leporojn salti sur la musko kaj malaperi en la densaĵojn. Vipurino baldaŭ naskonta kuŝis pace en la sunvarmo proksime al ili. Ĝi ne ĝenis ilin, kaj ili ne ĝenis ĝin. La printempo estis por ĉiuj.

    ” Birk, vi pravas, ” diris Ronjo. ” Por kio mi kuntrenus ĉevalon for de la arbaro, kie ĝi estas hejma ? Sed rajdi mi volas, kaj estas jam tempo. ” Subite la maldensejo estis plena de paŝtiĝantaj ĉevaloj. Ili iris trankvile kaj manĝetis la freŝan herbon.

    Birk montris al du belaj brunaj virĉevaloj, kiuj paŝtiĝis iom for de la aliaj.

    ” Kion vi dirus pri tiuj du ? ” Ronjo kapjesis senvorte. Kun siaj lazoj pretaj por ĵeto ili proksimiĝis al la celataj ĉevaloj. Ili venis de malantaŭe, malrapide kaj silente, pli kaj pli proksimen. Tiam krakis eta branĉo sub la piedo de Ronjo, kaj tuj la tuta ĉevalaro ekatentis, fuĝpreta. Sed ĉar nenio danĝera estis videbla, neniu urso, lupo, linko aŭ alia malamiko, ili denove trankviliĝis kaj daŭrigis sian paŝtiĝon.

    Ankaŭ la du junĉevaloj, kiujn Birk kaj Ronjo elektis por si.

    Nun ili estis je atingebla distanco. Ronjo kaj Birk kapsignis inter si kaj en la sama momento ambaŭ lazoj ĵetiĝis ĉirkaŭ la kolojn de la junĉevaloj. En la posta sekundo aŭdeblis nur la sovaĝa henado de la du kaptitaj ĉevaloj kaj la huftondro de la forkuranta ĉevalaro.

    Du virĉevalidojn ili kaptis, du sovaĝajn junajn virĉevalojn, kiuj baŭmis kaj kalcitris kaj tiris kaj mordis kaj baraktis furioze por liberiĝi, kiam Birk kaj Ronjo volis alligi ilin al arbo.

    Fine ili tamen sukcesis ligi la ĉevalojn kaj poste rapide salti flanken por eviti la flugantajn hufojn. Ili staris anhelantaj kaj rigardis la ĉevalojn, kiuj piedfrapis kaj baraktis ĝis ŝaŭmo fluis sur ili.

    ” Ni intencis rajdi, ” diris Ronjo. ” Tion ili ne tuj permesos. ” Tion ankaŭ Birk komprenis.

    ” Unu ni devas komprenigi al ili, ke ni ne havas malbonajn intencojn. ” ” Tion mi jam provis, ” diris Ronjo. ” Per peco da pano. Kaj se mi ne retirus mian manon tiel rapidege, mi certe revenus hejmen kun du aŭ tri formorditaj fingroj pendantaj ĉe la zono. Kaj pri tio Matiso apenaŭ ĝojus kaj jubilus. ” Birk paliĝis.

    ” Ĉu vi volas diri, ke la fripono provis mordi vin, kiam vi donis al li panon ? Kaj efektive intencis tion ? ” ” Demandu lin mem, ” Ronjo diris malbonhumore.

    Ŝi rigardis deprimita la sovaĝan virĉevalon, kiu daŭre nur bruis kaj furiozis.

    ” Fripono estas konvena nomo, ” ŝi diris. ” Tiel mi nomos lin. ” Birk ridis.

    ” Do vi devas interŝanĝe doni nomon al mia ĉevalo. ” ” Jes, li ja estas same furioza, ” diris Ronjo. ” Vi nomu lin Sovaĝulo. ” ” Sciu do, ĉeval - sovaĝuloj, ” kriis Birk, ” ke nun ni donis nomojn al vi. Vi nomiĝos Fripono kaj Sovaĝulo, kaj vi apartenos al ni, ĉu vi volas aŭ ne. ” Fripono kaj Sovaĝulo ne volis, tio estis evidenta. Ili tiris kaj mordis la rimenojn, la ŝvito fluegis, tamen ili ne ĉesis baŭmi kaj kalcitri, kaj ilia sovaĝa henado timigis bestojn kaj birdojn vaste ĉirkaŭe.

    Sed la tago pasis kaj proksimiĝis la vespero, kaj iom post iom la ĉevaloj laciĝis. Fine ili staris senmovaj ĉe siaj arboj kun pendantaj kapoj, nur iam ili henis, humile kaj triste.

    ” Ili certe soifas, ” diris Birk. ” Ni devas doni akvon al ili. ” Kaj ili malligis siajn nun sufiĉe bonkondutajn ĉevalojn kaj kondukis ilin al la lageto, forprenis la rimenojn kaj lasis ilin trinki.

    Longe ili trinkis. Poste ili staris senmovaj kaj kontentaj kaj rigardis reveme al Ronjo kaj Birk.

    ” Finfine ni dresis ilin, ” Birk diris kontente.

    Ronjo karesis sian ĉevalon, rigardis profunde en ĝiajn okulojn kaj klarigis al ĝi: ” Se mi diris, ke ni rajdos, tiam ni rajdos, ĉu vi komprenas tion ? ” Kaj ŝi firme kaptis ĝiajn kolharojn kaj svingis sin supren sur ĝian dorson.

    ” Nun Fripono, ” ŝi diris. Poste ŝi flugis en vasta arko rekte en la lageton. Ŝi elakviĝis en la ĝusta momento por vidi Friponon kaj Sovaĝulon forgalopi inter la arboj.

    Birk etendis al ŝi la manon kaj eltiris ŝin. Tute silente kaj sen rigardi ŝin li faris tion. Same silente Ronjo eliris el la akvo.

    Ŝi skuis sin, tiel ke la akvo ŝprucis ĉirkaŭ ŝi, poste ŝi diris kun laŭta ridego:
” Mi certe ne rajdos plu hodiaŭ. ” Tiam venis kriridego de Birk:
” Tion ankaŭ mi ne faros. ” Venis vespero. La suno subiris, krepusko venis, krepusko de printempa vespero, kio estis nur stranga malhelo inter la arboj kaj neniam fariĝis mallumo kaj nokto. En la arbaro regis silento. Turdo kaj kukolo ne plu aŭdiĝis, ĉiuj vulpidoj rampis en sian kavon, ĉiuj sciuridoj kaj leporidoj en siajn nestojn, la vipurino sub sian ŝtonon. Nenio estis aŭdebla krom malserena hoado de malproksime, kaj baldaŭ eĉ ĝi silentis. Estis kiel se la tuta arbaro dormus. Sed nun ĝi malrapide vekiĝis al krepuska vivo, ĉiuj krepuskaj estaĵoj, kiuj vivis tie, komencis moviĝi. Susuris kaj rampis kaj kaŭris en la musko. Pugoniĉjoj paŝetis inter la arboj, vilaj krepuskaj troloj rampis malantaŭ grandaj ŝtonoj, kaj grizgnomoj venis en amasoj krablante el siaj kaŝejoj kaj siblis por timigi ĉiujn, kie ili pasis. Malsupren de la montoj ŝvebis la sovaĝaj harpioj, la plej kruelaj kaj plej frenezaj el ĉiuj krepuskaj estaĵoj. Ili estis tute nigraj kontraŭ la luma printempa ĉielo. Ronjo vidis ilin, kaj ŝi ne ŝatis tion.

    ” Ĉi tie estas pli da fantomaĵoj ol estas utile. Kaj nun mi volas iri hejmen, malseka kaj blufrapita kia mi estas. ” ” Malseka kaj blufrapita vi estas, ” Birk diris. ” Sed nun vi ankaŭ estis en la printempo dum la tuta tago. ” Ronjo sciis, ke ŝi restis tro longe en la arbaro. Post kiam ŝi disiĝis de Birk, ŝi provis elpensi, kiel ŝi povus manipuli Matison por igi lin kompreni, kial ŝi devis resti en la printempo ĝis malfrua vespero.

    Sed nek Matiso nek iu alia rimarkis aŭ atentis, kiam ŝi alvenis en la ŝtonhalon. Tie ili havis alian problemon.

    Sur felo antaŭ la fajro kuŝis Sturko, pala kaj kun fermitaj okuloj. Apud li kuŝis Loviso surgenue kaj prizorgis vundon sur lia kolo. Ĉiuj aliaj rabistoj staris senkuraĝe ĉirkaŭe kaj rigardis. Nur Matiso trotis tien kaj reen sur la planko kiel kolerega urso. Li kriis kaj bruegis.

    ” Ho, tiuj fekuloj de la Borka gento kaj iliaj fekrabistoj. Ho, tiuj banditoj. Ho, sed mi forigos ilin, unu post la alia, ĝis neniu el ili movos manon aŭ piedon plu en ĉi tiu vivo. Ho, ho ! ” Poste mankis al li vortoj, kaj venis nur kriegoj, kiuj ne ĉesis antaŭ ol Loviso severe montris al Sturko. Tiam Matiso komprenis, ke la kompatindulo ne bonfartas de troa bruo, kaj li kontraŭvole silentis.

    Ronjo komprenis, ke Matiso nun ne estas la ĝusta persono por interparolo. Estis pli bone demandi al Kalva Petro, kio okazis.

    ” Tiaj kiaj Borko devus esti pendigataj, ” diris Kalva Petro.

    Kaj li klarigis kial.

    ” Ĉe la Rabista pasejo Matiso kaj liaj facilmovaj knaboj estis kuŝantaj por embuski, ” rakontis Kalva Petro. ” Kaj bonŝance venis multe da pasantoj, komercistoj kun grandaj pakaĵoj, manĝaĵoj kaj ledaĵoj, kaj krome multe da mono. Ili ne havis la prudenton sin defendi kaj tial ankaŭ perdis siajn havaĵojn. ” ” Ĉu ili ne koleriĝis ? ” Ronjo demandis malvigle.

    ” Divenu, vi. Kiel ili blasfemis kaj bruis. Kaj urĝe ili malaperis. Ili estis survoje al la inspektisto por plendi, mi kredas. ” Kalva Petro ridadis. Sed Ronjo ne povis opinii, ke tio estas ridinda afero.

    ” Kaj poste imagu, ” daŭrigis Kalva Petro, ” kiam ni jam ŝarĝis ĉion sur la ĉevalajn dorsojn kaj estis turnontaj hejmen, tiam venis Borko kaj lia anaro kaj volis dividi kun ni la akiraĵon. Kaj ili pafis, tiuj friponoj. Sturko ricevis sagon en la kolon.

    ” Kaj tiam kompreneble ankaŭ ni pafis, jes, jes, certe estis du aŭ tri el ili, kiuj vundiĝis kiel Sturko. ” Matiso venis en la ĝusta momento por aŭdi la lastajn vortojn kaj li grincis la dentojn.

    ” Atendu, ĉi tio estas nur komenco, ” li diris. ” Mi mortigos ĉiujn laŭvice. Ĝis nun mi estis kvieta. Sed nun finfine malaperos ĉiuj Borkorabistoj. ” Ronjo sentis, ke furiozo naskiĝas en ŝi.

    ” Sed tiam ankaŭ malaperos ĉiuj Matisrabistoj, pri tio vi ne pensis. ” ” Mi ne intencas pensi pri tio, ” Matiso diris. ” Ĉar tio ne okazos. ” ” Pri tio vi nur malmulton scias, ” Ronjo diris.

    Poste ŝi eksidis apud Sturko. ∑ i metis sian manon sur lian frunton kaj sentis, ke li havas febron. Li malfermis la okulojn kaj rigardis ŝin, kaj tiam li ridetis.

    ” Min oni ne forigos en la unua momento, ” li diris iom fuŝbabile. Ronjo prenis lian manon kaj tenis ĝin en sia.

    ” Ne Sturko, vin oni ne forigos en la unua momento. ” Longe ŝi sidis tie kaj tenis lian manon. Ŝi ne verŝis larmojn.

    Sed interne ŝi ploris tre malgaje.

   

Ĉapitro 9

    Sturko havis vundofebron dum tri tagoj. Li estis tre malsana kaj kuŝis senkonscia. Loviso konis multajn kuracmetodojn kaj prizorgis lin kiel patrino per siaj herboj kaj pakumoj, kaj je surprizo de ĉiuj li ellitiĝis la kvaran tagon, malforta en la kruroj, sed sufiĉe vigla. La sago estis trafinta koltendenon, kaj dum la resaniĝo ĝi pli kaj pli kuntiriĝis. Pro tio la kapo de Sturko iom kliniĝis, kio donis al li iom malgajan aspekton, sed tamen li estis same vigla kaj ŝercema kiel ĉiam.

Ĉiuj rabistoj ĝojis, ke li travivis, kaj se ili vokis lin ” tordkapulo, ” kiam ili volis ion de li, tio estis nur ŝerco. Kaj Sturko ne fariĝis malĝoja.

    Malĝoja estis nur Ronjo. La malpaco inter Matiso kaj Borko malfaciligis ŝian vivon. Ŝi esperis, ke tiu malpaco iom post iom mortos de si mem. Nun ĝi tute male reflamis kaj fariĝis danĝera. Ĉiun matenon, kiam Matiso elrajdis tra la Lupokaptilo kun siaj rabistoj, ŝi devis sin demandi, kiom da ili revenos sen difektoj. Kontenta ŝi estis nur, kiam ĉiuj sidis kune ĉirkaŭ la longtablo. Sed la sekvan matenon la malkvieto revenis kaj ŝi demandis sian patron:
” Kial vi volas mortigi unu la alian, Borko kaj vi ? ” ” Demandu Borkon, ” Matiso diris. ” Li pafis la unuan sagon.

    Tion Sturko povas rakonti al vi. ” Sed ankaŭ Loviso fine reagis:
” La infano estas pli saĝa ol vi, Matiso. Tio ĉi povos finiĝi nur per sangofluo kaj mizero, kaj al kio tio utilos ? ” Matiso fariĝis kolera, kiam li havis kaj Ronjon kaj Lovison kontraŭ si.

    ” Al kio tio utilos ? ” li kriis. ” Al kio tio utilos, bone ? Al tio, ke Borko fine estu forpelita el Matiskastelo. Ĉu vi povas kompreni tion, vi stultulinoj ? ” ” Ĉu tio vere devas okazi per sangofluo, tiel ke ĉiuj malaperos, antaŭ ol vi finas ? ” demandis Ronjo ? ” Ĉu ne ekzistas alia metodo ? ” Matiso rigardis ŝin acide. Diskuti pri tio kun Loviso estis tolereble. Sed ke Ronjo ne subtenas lian opinion, tion li ne povis toleri.

    ” Eltrovu alian metodon, vi do, vi kiu estas tiel lerta. Eligu Borkon el la Matiskastelo, vi. Poste li kuŝu kvieta kiel vulpofekaĵo en la arbaro kaj ankaŭ ĉiuj liaj ŝtelisthundoj. Mi ne tuŝos ilin. ” Li silentis kaj iom pripensis, poste li murmuris:
” Sed se mi ne povos almenaŭ mortigi Borkon, mi estos nomata mizerulo inter rabistoj. ” Ronjo renkontis Birkon en la arbaro ĉiutage. Tio estis konsolo. Sed nun ŝi ne plu povis nur esti senzorga en la printempo, kaj tion ankaŭ Birk ne povis.

    ” Eĉ la printempo estas detruita po ni, ” Birk diris. ” De du maljunaj obstinaj rabistaj ĉefoj, kiuj estas sen prudento. ” Estis malĝoje, opiniis Ronjo, ke Matiso fariĝis maljuna obstina rabista ĉefo sen prudento. Ŝia Matiso, ŝia pino en la arbaro, ŝia forto — kial ŝi nun sentas, ke Birk estas tiu, al kiu ŝi nun devas rifuĝi kun siaj malfacilaĵoj ?
” Se mi ne havus vin, frato mia, ” ŝi diris, ” mi ne scias... ? ” Ili sidis ĉe la lageto, kaj ĉirkaŭ ili estis la agrablego de la printempo, sed ili apenaŭ rimarkis tion.

    Ronjo cerbumis.

    ” Sed se mi ne havus vin kiel fraton, eble mi ne ĉagrenus pri la fakto, ke Matiso volas ekstermi Borkon. ” Ŝi rigardis al Birk kaj ekridis.

    ” Do, estas via kulpo, ke mi havas ĉagrenojn. ” ” Mi ne volas, ke vi havu ĉagrenojn, ” Birk diris, ” sed estas malfacile ankaŭ al mi. ” Ili sidis longe kune, kaj tio estis konsolo. Facile tamen ne estis.

    ” Estas malfacile ne scii, kiuj vivas kaj kiuj mortis, kiam venas la vespero, ” Ronjo diris.

    ” Sed ankoraŭ neniu mortis, ” Birk diris. ” Kaj tio dependas nur de tio, ke la inspektoraj soldatoj komencis svarmi multnombre en niaj arbaroj denove. Matiso kaj Borko tutsimple ne havas sufiĉan tempon por mortigi unu la alian. Plene okupas ilin eviti kontakton kun la soldatoj. ” ” Jes, tiel estas, kaj tio estas feliĉa, ” Ronjo diris.

    Birk ridis.

    ” Pensu, ke inspektoraj soldatoj povas esti utilaj por io. Kiu povis kredi tion ? ” ” Nesekure tamen estas, ” Ronjo diris. ” Kaj malsekure ni kredeble vivos en ĉiuj niaj tagoj, vi kaj mi. ” Ili iris rigardi, kiel la sovaĝĉevaloj sin paŝtis. Ankaŭ Fripono kaj Sovaĝulo kunestis en la aro. Birk fajfis al ili. Ambaŭ levis la kapojn kaj aspektis pripensemaj, poste ili kviete daŭrigis sian paŝtadon. Ne estis io, kion ili intencis atenti, tio estis rimarkebla.

    ” Monstroj vi estas, ” Birk diris. ” Sed nun vi estas tiel afablaj. ” Ronjo volis iri hejmen. Pro du maljunaj obstinaj rabistaj ĉefoj ŝi ne estis sufiĉe kvieta por pli longe resti en la arbaro.

    Tiun tagon same kiel ĉiujn aliajn tagojn ili disiĝis, ŝi kaj Birk, longe for de la Lupokaptilo kaj for de ĉiuj rabistaj vojetoj. Ili sciis, kie Matiso kutimas rajdi, kaj kie Borko havas siajn vojojn. Tamen ili ĉiam timis, ke iu povos vidi ilin kune.

    Ronjo lasis, ke Birk iru unua.

    ” Mi vidos vin morgaŭ, ” li diris kaj ekkuris.

    Ronjo restis iom pli longe por rigardi la novajn vulpidojn.

    Ili saltis kaj ludis, kaj estis ĝojo rigardi ilin. Sed Ronjo ne sentis ĝojon, kaj ŝi demandis sin, ĉu iam povos esti kiel antaŭe.

    Eble ŝi neniam plu povos ĝoji en sia arbaro en la malnova maniero.

    Ŝi ekiris hejmen kaj venis al la Lupokaptilo. Tie gardostaris Joeno kaj Klipeto, kaj ili ŝajnis pli gajaj ol kutime.

    ” Rapidu hejmen, kaj vi vidos kio okazis, ” diris Joeno.

    ” Io gaja devas esti, tion mi rimarkas je vi. ” ” Jes, tion vi kredu, ” diris Klipeto ridante. ” Vi vidos mem. ” Ronjo kuris. Ion gajan ŝi vere bezonis. Baldaŭ ŝi staris antaŭ la fermita pordo de la ŝtonhalo kaj aŭdis Matison ridi.

    Granda tondra rido, kiu varmigis ŝin kaj forigis ĉiun malkvieton. Kaj nun ŝi volis scii, kio tiel ridigis lin.

    Vigle ŝi eniris la ŝtonhalon. Tuj kiam Matiso ekvidis ŝin, li alkuris, kaj brakumis ŝin. Li levis ŝin alte kaj ŝin rondsvingis.

    ” Ronjo mia, ” li kriis, ” vi pravis. Sangofluo ne estos necesa.

    Borko nun iros al la funelo pli rapide ol li ellasas sian unuan matenan furzon, kredu min. ” ” Kiel do ? ” Ronjo demandis.

    Matiso fingromontris. ” Vidu tie. Vidu, kiun mi ĵus kaptis propramane. ” La ŝtonhalo estis plena de gajhumoraj rabistoj kiuj rondsaltis kaj bruis, tial Ronjo ne tuj vidis, al kio Matiso montris.

    ” Vi komprenu, Ronjo mia, mi nur diros al Borko: ’ Ĉu vi restos aŭ foriros ? Ĉu vi volas rehavi vian serpentidon aŭ ne ? ’ ” Tiam ŝi ekvidis Birkon. Fore en angulo li kuŝis, ligita je manoj kaj piedoj kun sango sur la frunto kaj malespero en la okuloj, kaj ĉirkaŭ li la Matisrabistoj bruis kaj kriis.

    ” Ho vi, Borkido, kiam vi iros hejmen al via patro ? ” Ronjo ekkriis kaj larmoj de furiozo fluis el ŝiaj okuloj.

    ” Vi ne rajtas fari tion, ” ŝi kriis kaj per siaj manoj batis Matison, kie ajn ŝi povis. ” Vi monstro, vi ne rajtas fari tion. ” Matiso remetis ŝin kun puŝbruo. Nun li finridis kaj kolero plenigis lin tiel, ke li paliĝis.

    ” Kion diras mia filino, ke mi ne rajtas fari ? ” li minace diris.

    ” Tion mi diras al vi, ” kriis Ronjo. ” Rabi vi rajtas, monon kaj objektojn kaj kiujn ajn aĵojn vi volas, sed homojn vi ne rajtas rabi, ĉar tiam mi ne plu volas esti via filino. ” ” Kiu parolas pri homoj ? ” Matiso diris, kaj lia voĉo estis nerekonebla. ” Mi kaptis serpentidon, pedikon, ŝtelisthundidon, kaj fine povos havi pacon en la kastelo de miaj prapatroj.

    Poste vi povas esti mia filino aŭ ne, laŭplaĉe. ” ” Fi al vi, ” kriis Ronjo denove.

    Matiso ŝajnis ne aŭdi ŝin. Estis kvazaŭ ŝi ne plu ekzistus por li.

    ” Fjosoko, ” li diris per sama terura voĉo, ” supreniru al la Faŭko de l ’ infero kaj sendu sciigon al Borko, ke mi volas vidi lin tie morgaŭ je sunleviĝo. Gravas, ke li venu, diru tion al li. ” Loviso staris silenta kaj aŭskultis. Ŝi kuntiris la brovojn, sed diris nenion. Fine ŝi iris al Birk kaj rigardis lin. Kiam ŝi vidis la vundon sur lia frunto, ŝi havigis sian argilpoton kun mildaj herbosukoj kaj volis lavi lin, sed tiam Matiso kriegis:
” Ne metu vian manon sur la vipuridon. ” ” Vipurido aŭ ne, ” diris Loviso, ” ĉi tiu vundo estos lavata. ” Kaj ĝi fariĝis lavita.

    Tiam Matiso venis. Li prenis ŝin kaj ĵetis ŝin kontraŭ la plankon. Se Knoto ne estus helpinta ŝin, ŝi estus koliziinta kun la litofosto.

    Sed tiel neniu senpune povis fari kun Loviso. Kaj ĉar Matiso ne estis atingebla, ŝi ekbatis Knoton, tiel ke li aŭdis birdojn kanti. Estis ŝia danko al li por la savo.

    ” For ĉiuj viroj, ” kriis Loviso. ” Iru funelen, ĉar vi neniam faras alion ol diablaĵojn. Ĉu vi aŭdas min, Matiso, for el la salono ! ” Matiso nigre rigardis ŝin. Tiu rigardo povus timigi iun ajn, sed ne Lovison. Ŝi staris kun krucumitaj brakoj kaj vidis lin forlasi la ŝtonhalon, sekvata de siaj rabistoj. Sed sur lia ŝultro kuŝis Birk kun la kupra hararo pendanta antaŭ la okuloj.

    *Fi al vi Matiso, ” Ronjo kriis antaŭ ol la peza pordo fermiĝis malantaŭ li.

    Matiso ne kuŝis en sia ordinara lito apud Loviso tiun nokton, kaj kie li dormas, Loviso ne sciis.

    ” Mi ankaŭ ne interesiĝas pri tio, ” ŝi diris. ” Nun mi povas kuŝi ĉi tie laŭ longo aŭ larĝo, kiel ajn. Ne maltrankviligas min. ” Sed dormi ŝi ne povis. Ĉar ŝi aŭdis sian infanon senespere plori, kaj la infano ne lasis ŝin proksimiĝi por konsoli ŝin. Tio estis nokto, kiun Ronjo devis travivi sola. Ŝi kuŝis longe sendorma kaj malamegis sian patron, tiel ke ŝi sentis la koron kuntiriĝi en la brusto. Sed estas malfacile malami iun, kiun oni en ĉiuj tagoj de la vivo tiel multe amis. Tial tiu nokto por Ronjo estis la plej peza el ĉiuj.

    Fine ŝi ekdormis, sed ŝi vekiĝis tuj, kiam mateniĝis. Baldaŭ la suno estis leviĝonta, kaj tiam ŝi devis esti ĉe la Faŭko de l ’ infero por vidi, kio okazos tie. Loviso provis malhelpi tion, sed Ronjo insistis. Ŝi iris kaj Loviso sekvis ŝin senvorte.

    Kaj tie ili nun staris, kiel jam unu fojon pli frue, ĉiu sur sia flanko de la Faŭko de l ’ infero, Matiso kaj Borko kun siaj rabistoj. Ankaŭ Undiso estis tie, kaj Ronjo aŭdis de longa distanco ŝiajn kriojn kaj malbenojn. Estis Matiso, kiun ŝi malbenis, tiel ke fajreroj ŝprucis. Sed Matiso ne longe lasis sin insulti.

    ” Ĉu vi povas silentigi vian virinon, Borko ? ” li diris. ” Estus bone se vi povus aŭdi, kion mi diras. ” Ronjo starigis sin tuj malantaŭ li, por ke li ne vidu ŝin. Ŝi mem aŭdis kaj vidis multe pli ol ŝi povis elteni. Apud Matiso staris Birk. Li ne plu estis ligita ĉe manoj kaj piedoj, sed li havis rimenon ĉirkaŭ la kolo, kaj tiun rimenon tenis Matiso kvazaŭ li havus hundon.

    ” Vi estas malmolkora viro, Matiso, ” Borko diris. ” kaj aĉa viro. Ke vi volas forigi min de ĉi tie, tion mi komprenas. Sed ke vi volas uzi mian infanon por atingi vian celon, tio estas aĉa ! ” ” Mi ne deziras koni viajn pensojn pri mi, ” Matiso diris.

    ” Kion mi volas scii estas, kiam vi intencas malaperi de ĉi tie. ” Borko silentis, tiel indignita, ke la vortoj fiksiĝis en lia gorĝo. Longe li staris silenta, sed fine li diris:
” Unue mi devas trovi lokon, kie mi sendanĝere povos ekloĝi. Kaj tio povas esti malfacila. Sed se vi redonas al mi mian filon, vi havas mian vorton, ke mi estos for antaŭ la fino de la somero. ” ” Bone, ” diris Matiso. ” Kaj vi havas mian vorton, ke vi rehavos vian filon antaŭ la fino de la somero. ” ” Miaj vortoj signifis, ke mi volas havi lin nun, ” Borko diris.

    ” Kaj miaj, ke tion vi ne havos, ” Matiso diris. ” Sed mi havas kaptitejon en la Matiskastelo. Li ne malhavos tegmenton super la kapo. Tio estu konsolo, en kazo de pluva somero. ” Ronjo ĝemetis mallaŭte, kie ŝi staris. Tian kruelaĵon ŝia patro estis elpensinta. Borko devas esti for, antaŭ ol li ellasis sian matenan furzon, Matiso estis ja dirinta tiel. Alie Birk devos longe sidi en mallibereja kelo ĝis la fino de la somero. Sed tiel longe li ne povos elteni, tion sciis Ronjo. Li mortos kaj ŝi ne plu havos fraton.

    Patron, kiun ŝi povos ami, ŝi ankaŭ ne havos. Tio doloris.

    Ŝi volis puni Matison pro tio, kaj pro tio, ke ŝi ne plu povas esti lia filino, ho, kiel ŝi volis, ke li suferu same, kiel ŝi nun suferas, kaj ŝi deziris, ke ŝi povu detrui ĉion por li kaj malhelpi liajn planojn.

    Subite ŝi sciis. Ŝi sciis, kion fari. Unufoje pli frue ŝi faris tion, en furiozo ankaŭ tiam, sed ne furioza kiel ŝi nun estis.

    Kiel en deliro ŝi alkuris kaj flugis trans la Faŭkon de l ’ infero.

    Matiso vidis ŝin meze en la saltego, kaj kriego eliĝis el lia gorĝo. Estis tia krio, kian sovaĝaj bestoj eligas en morttimego, kaj la sango frostiĝis en liaj rabistoj, ĉar ion pli teruran ili neniam aŭdis kaj ili vidis Ronjon, sian Ronjon, sur la alia flanko de la abismo, ĉe la malamiko. Io pli malbona ne estus povinta okazi, kaj same nekomprenebla.

    Nekomprenebla estis la okazaĵo ankaŭ por la Borkorabistoj. Ili fiksrigardis al Ronjo, kiel se ŝi estus sovaĝa harpio, kiu neatendite aperis en ilia rondo.

    Borko estis same konsternita, sed li baldaŭ rekonsciiĝis. Io estis okazinta, io kio ŝanĝis ĉion, tiel li komprenis. Jen venis la Matisa filino kvazaŭ harpio kaj helpis lin en lia embaraso.

    Kial ŝi faris ion tiel malprudentan, tion li ne komprenis, sed li rapide metis rimenon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj dume mallaŭte ridis. Poste li vokis al Matiso:
” Ni havas malliberejon subtere ankaŭ ĉiflanke. Ankaŭ via filino ne malhavos tegmenton super la kapo, se estos pluva somero. Konsoliĝu pro tio, vi Matiso. ” Sed Matiso estis ekster ĉiu konsoliĝo. Kiel vundita urso li staris tie balancante sian pezan korpon kvazaŭ por mildigi neelteneblan turmenton. Ronjo ploris, kiam ŝi vidis lin. Li estis faliginta la rimenon de Birk, sed tiu restis staranta, pala kaj humiligita, rigardanta trans la Faŭko de l ’ infero al la ploranta Ronjo.

    Tiam Undiso venis al ŝi, puŝetis ŝin kaj diris:
” Ploru vi. Tion ankaŭ mi farus, se mi havus tian monstron kiel patron. ” Sed Borko petis Undison iri funelen. En tion ĉi ŝi ne enmiksiĝu, li diris.

    Ronjo mem estis nominta Matison monstro, tamen ŝi nun deziris, ke ŝi povu konsoli lin pro tio, kion ŝi faris al li, kaj kio nun tiel turmentis lin. Ankaŭ Loviso volis helpi lin, kiel ŝi ĉiam faris, kiam li havis malfacilaĵojn. Nun ŝi staris ĉe lia flanko, sed li eĉ ne rimarkis tion. Nenion li rimarkis. Ĝuste nun li estis sola en la mondo. Tiam Borko vokis al li:
” Aŭdu, vi Matiso, ĉu vi redonos al mi mian filon, aŭ ĉu vi ne faros ? ” Sed Matiso nur staris tie kaj ne respondis.

    Tiam Borko kriegis:
” Ĉu vi redonos al mi mian filon aŭ vi tion ne faros ? ” Fine vekiĝis Matiso.

    ” Kompreneble mi faros, ” li diris indiferente.

    ” Kaj mi volas nun, ” Borko diris. ” Ne kiam la somero finiĝos, sed nun. ” Matiso kapsignis. ” Kiam vi volas, mi diris. ” Estis kiel se tio ne tuŝus lin. Sed Borko diris ridaĉante:
” Kaj en la sama momento vi rehavos vian infanon. Ŝanĝkomerco estas ŝanĝkomerco, en tiaj aferoj vi estas lerta, vi brutulo ”.

    ” Mi ne havas infanon, ” Matiso diris.

    La gaja ridaĉo de Borko estingiĝis. ” Kion vi diras ? Ĉu estas nova diablaĵo, kiun vi eltrovis ? ” ” Venu kaj prenu vian filon, ” Matiso diris. ” Sed al mi vi ne povas redoni infanon, ĉar mi neniun havas. ” ” Sed mi havas, ” kriis Loviso per voĉo, kiu igis la kornikojn ekflugi de la mursupro. ” Kaj tiun infanon mi volas rehavi, vi komprenu, Borko, NUN. ” Poste ŝi boris sian rigardon en Matison.

    ” Ankaŭ se la patro de la infano fariĝis pli ol tolereble freneza ”.

    Matiso turnis sin kaj foriris per pezaj paŝoj.

   

Ĉapitro 10

    Matiso ne montris sin en la ŝtonhalo dum la plej proksimaj tagoj, kaj li ne ĉeestis ĉe la Lupokaptilo, kiam oni interŝanĝis la infanojn. Tie tamen estis Loviso, kiu venis por akcepti sian filinon. Ŝi havis kun si Fjosokon kaj Joenon, kaj ili kunhavis Birkon. Borko kaj Undiso kun siaj rabistoj jam atendis ekster la Lupokaptilo kaj Undiso, plena de kolero kaj triumfo, kriis:
” Infanrabisto kiel Matiso, oni komprenas, ke li sentas honton kaj ne volas sin montri. ” Loviso estis tro saĝa por respondi. Ŝi tiris al si Ronjon kaj volis foriri kun ŝi sen vortinterŝanĝo. Multe ŝi cerbumis pri la kaŭzo de tio, ke ŝia filino memvole donis sin en la manojn de Borko, sed ĉi tie ĉe la renkontiĝo ŝi komencis suspekti ion. Ili rigardis unu la alian, Ronjo kaj Birk, kvazaŭ ili estus solaj ĉe la Lupokaptilo kaj en la mondo, jes, kaj ke tiuj du volonte estas kune, tion ĉiuj povis rimarki.

Undiso tuj vidis tion, kaj ŝi ne ŝatis, kion ŝi vidis. Ŝi fortege premis la brakon de Birk: ” Kion vi havas komunan kun ŝi ? ” ” Ŝi estas mia fratino, ” Birk diris. ” Kaj ŝi savis mian vivon. ” Ronjo klinis sin al Loviso kaj ploris.

    ” Same kiel Birk savis mian, ” ŝi murmuris.

    Sed Borko ruĝiĝis pro kolero.

    ” Ĉu mia filo iras malantaŭ mia dorso kaj kunestas kun la ido de mia ĝismorta malamiko ? ” ” Ŝi estas mia fratino, ” Birk denove diris kaj rigardis al Ronjo.

    ” Fratino, ” kriis Undiso. ” Jes, jes, oni bone scias, kiel tio evoluiĝos post du aŭ tri jaroj. ” Ŝi prenis Birkon kaj volis fortiri lin.

    ” Ne tuŝu min, ” Birk diris. ” Mi iros mem, kaj mi ne toleras viajn manojn sur mi. ” Li turnis sin kaj foriris, kaj de Ronjo venis vekrio.

    ” Birk. ” Sed li foriris kaj estis for.

    Kiam Loviso estis sola kun Ronjo, ŝi volis demandi pri diversaj aferoj, sed ŝi eksciis nenion.

    ” Ne parolu al mi, ” Ronjo diris.

    Tiam Loviso lasis ŝin trankvila, kaj ili iris hejmen silente.

    Kalva Petro akceptis Ronjon en la ŝtonhalo kvazaŭ ŝi estus estinta en mortdanĝero.

    ” Kiel feliĉe, ke vi vivas, ” li diris. ” Kompatinda infano, kiel mi malkvietis pri vi. ” Sed Ronjo silente kuŝiĝis sur sian liton, kaj ŝi kuntiris la kurtenojn.

    ” Estas nur mizero en la Matiskastelo, ” diris Kalva Petro, kaj skuis malgaje sian kapon. Poste li flustris al Loviso:
” Mi havas Matison en mia dormoĉambro. Sed li nur kuŝas tie kaj rigardadas sen diri vorton. Li ne volas ellitiĝi kaj li ne volas manĝi, kion mi faru ? ” ” Li certe venos, kiam li estos sufiĉe malsata, ” kredis Loviso. Sed ŝi estis malkvieta, kaj en la kvara tago ŝi iris en la ĉambron de Kalva Petro kaj ordonis:
” Venu manĝi, Matiso. Ne bruu. Ĉiuj sidas ĉetable kaj atendas vin. ” Matiso fine venis, malgaja kaj malgrasa, tiel ke oni preskaŭ ne rekonis lin. Sen vorto li eksidis ĉe la tablo kaj komencis manĝi. Ĉiuj rabistoj ankaŭ silentis. Tiel senbrue neniam estis en la ŝtonhalo.

    Ronjo sidis sur sia ordinara loko, sed Matiso ne vidis ŝin.

    Ŝi ankaŭ evitis rigardi lin. Nur kaŝe ŝi ŝtelrigardis al lia direkto kaj vidis Matison, tute malsimila al tiu patro, kiun ŝi ĝis nun konis. Jes, ĉio estis malsimila kaj terura. Ŝi volis ekkuri kaj malaperi, ne esti devigata esti kie Matiso estas, forkuri kaj resti sola. Sed, ne povante decidi, ŝi restis sidanta kaj ne sciis kion fari kun sia dilemo.

    ” Ĉu vi nun estas sataj, gajuloj ? ” Loviso diris malafable, kiam la manĝo finiĝis. Tiom da silentado ŝi ne toleris. La rabistoj ekstaris kun murmuro kaj malaperis kiel eble rapide al siaj ĉevaloj, kiuj nun jam la kvaran tagon staris senokupaj en siaj stalfakoj. Kiam la ĉefo nur kuŝis en la ĉambro de Kalva Petro kaj rigardadis al la muro, ili ne povis elrajdi por rabi.

    Estas tro malgaje, ili opiniis, ĉar ĝuste en ĉi tiu tempo pli multaj vojaĝantoj ol ordinare pasis tra la arbaroj.

    Matiso malaperis el la ŝtonhalo sen diri eĉ vorton kaj ne plu estis videbla dum la tago.

    Ronjo denove kuris en la arbaron. Dum tri tagoj ŝi estis tie serĉante Birkon, sed li ne venis kaj ŝi komprenis kial. Kion oni faris al li ? Ĉu oni enŝlosis lin por malhelpi, ke li iru arbaren por kunesti kun ŝi ? Estis malfacile nur atendi kaj nenion scii.

    Longe ŝi sidis ĉe la lageto. Ĉirkaŭ si ŝi havis ankaŭ nun la belegon de la printempo. Sed sen Birk ĝi ne donis gajon. Ŝi memoris kiel estis pli frue, kiam ŝi estis sola, kaj la arbaro sufiĉis por ŝi. Ŝi sentis, ke tio estis antaŭ longe. Nun ŝi bezonus Birkon por ĉion dividi kun li. Sed ankaŭ hodiaŭ li ne ŝajnis veni, kaj post longa atendado ŝi laciĝis kaj ekstaris por foriri.

    Tiam li venis. Ŝi aŭdis lin fajfi inter la abioj, kaj plena de ĝojo ŝi alkuris lin. Tie li estis kaj portis grandan pakaĵon.

    ” Nun mi translokiĝos en la arbaron, ” li diris. ” Mi ne plu povas loĝi en la Borka fortikaĵo. ” Ronjo fiksrigardis lin mirigita.

    ” Kial do ? ” ” Mi estas tiel kreita, ke mi ne eltenas ĉikanon kaj malmolajn vortojn kiom ajn longe, ” li diris. ” Tri tagoj estas sufiĉe por mi. ” La silento de Matiso estas pli malfacila ol malmolaj vortoj, pensis Ronjo. Kaj subite ŝi sciis, kion ŝi faros — estas ja eble ŝanĝi tion, kio estas neeltenebla. Birk faris, kial do ankaŭ ŝi ne faru tion ?
” Mi volas for de la Matiskastelo, ankaŭ mi, ” ŝi diris intence. ” Tion mi volas. Jes, mi volas. ” ” Mi estas naskita en groto, ” Birk diris. ” Kaj en groto mi povas loĝi, sed ĉu vi povas ? ” ” Mi povas loĝi kie ajn kun vi, ” Ronjo diris. ” Precipe en la Ursogroto. ” Estis multaj grotoj ĉie en la montoj, sed neniu same bona kiel la Ursogroto. Ronjo konis ĝin jam de la unua tempo, kiam ŝi komencis iri en la arbaroj. Matiso mem iam montris ĝin al ŝi. Li mem loĝis tie, kiam li estis knabo. Dum la someroj. Vintre ursoj kutimis dormi tie, Kalva Petro rakontis al ŝi.

    Tial oni nomis ĝin la Ursogroto, kaj tio estis ĝia nomo de post tiu tempo.

    La Ursogroto situis ĉe la rivero, alte super ĝi, rekte inter du montoj. Por veni tien oni devas sekvi rokterasan vojon sur la montoflanko. Ĝi komenciĝas mallarĝe kaj sentiĝas iom danĝera, sed antaŭ la enirejo ĝi etendiĝas al larĝa plataĵo. Tie alte super la muĝanta rivero oni povis sidi kaj vidi la matenon alveni en sia tuta belo super la montoj kaj arbaroj.

    Ronjo faris tion plurfoje, jes, en tiu groto oni povas loĝi, tion ŝi sciis.

    ” Mi venos al la Ursogroto malfrue en la vespero, ” ŝi diris.

    ” Se vi estos tie tiam. ” ” Jes, kie alie ? ” Birk diris. ” Mi estos tie kaj atendos vin. ” Loviso kantis la Lupokanton al Ronjo tiun vesperon, kiel ŝi ĉiam estis kantinta ĝin je la fino de la tago, kaj gajajn kaj malgajajn tagojn.

    Sed ĉi vespere estas la lasta fojo, ke mi aŭdas ĝin, pensis Ronjo, kaj tio estis malfacila penso. Malfacile estas forlasi sian patrinon, sed pli malfacile ne plu esti infano de Matiso. Pro tio ŝi devis iri arbaren, eĉ se ŝi neniam plu aŭdos la Lupokanton. Nun tio okazu. Nur post la ekdormo de Loviso. Ronjo kuŝis en sia lito kaj fiksrigardis en la fajron, dum ŝi atendis.

    Loviso sin movis malkviete en sia lito. Sed fine ŝi kvietiĝis, kaj Ronjo aŭdis de la spirado, ke ŝi dormas.

    Tiam Ronjo senbrue ellitiĝis, kaj en la lumo de la fajro ŝi longe staris rigardante sian dormantan patrinon.

    ” Kara mia Loviso, ” ŝi pensis, ” eble ni denove vidos unu la alian, eble ne. ” La malaranĝitaj haroj de Loviso disflugis sur la kuseno. Ronjo karesis per la fingro la ruĝbrunajn harbukletojn. Ĉu vere estas ŝia patrino, kiu kuŝas tie kaj aspektas infaneca ? Laca ankaŭ kaj sola, sen Matiso apude, en la lito. Kaj nun ankaŭ ŝia infano forlasas ŝin.

    ” Pardonu, ” murmuris Ronjo, ” sed mi devas. ” Senbrue ŝi ŝteliris el la ŝtonhalo kaj havigis sian pakaĵon, bone kaŝitan en la vestoprovizejo. Ĝi estis peza, tiel ke ŝi apenaŭ povis porti ĝin. Kaj kiam ŝi venis al la Lupokaptilo, ŝi ĵetis la pakaĵon antaŭ la piedojn de Ĉego kaj Ĉormo. Ili gardostaris tiun nokton. Ne estis tiel, ke Matiso plu zorgis pri gardado, sed Kalva Petro tre fervore faris tion anstataŭ li.

    Ĉego fiksrigardis Ronjon.

    ” Kien en la nomo de ĉiuj harpioj vi volas meze en la nokto ? ” ” Mi translokiĝos en la arbaron nun, ” Ronjo diris. ” Tion vi devas rakonti al Loviso. ” ” Kial vi ne mem rakontas tion ? ” demandis Ĉego.

    ” Tiam ŝi ne lasus min iri. Kaj mi ne volas esti malhelpata. ” ” Kion vi kredas, ke via patro diros ? ” demandis Ĉormo.

    ” Mia patro, ” Ronjo diris pripenseme. ” Ĉu mi havas patron ? ” Ŝi donis la manon por adiaŭi: ” Salutu al ĉiuj. Ne forgesu Kalvan Petron, kaj memoru min kelkfoje, kiam vi dancas kaj kantas viajn kantojn. ” Tio estis pli ol Ĉego kaj Ĉormo povis aŭdi. Venis larmoj en iliajn okulojn, kaj ankaŭ Ronjo ploretis.

    ” Mi kredas, ke estas findancite en la Matiskastelo nun, ” diris Ĉego malgaje.

    Ronjo prenis sian pakaĵon kaj ĵetis ĝin sur la ŝultron.

    ” Diru al Loviso, ke ŝi ne tro zorgu kaj malkvietu. Mi troviĝas ja en la arbaro, se ŝi volas trovi min. ” ” Kaj kion ni diru al Matiso ? ” demandis Ĉormo.

    ” Nenion, ” diris Ronjo kun ĝemo.

    Poste ŝi iris. Ĉego kaj Ĉormo staris silentaj kaj rigardis post ŝi, ĝis ŝi malaperis kie la vojo kurbiĝas.

    Nun estis nokto kaj la luno staris alte sur la ĉielo. Ronjo haltis ĉe la lageto por ripozi, sidis sur ŝtono kaj sentis, kiel tute kviete estas en ŝia arbaro. Ŝi aŭskultis, sed aŭdis nenion krom silenton. La arbaro en printempa nokto sentiĝis plena de sekretoj, plena de sorĉado kaj aliaj aferoj, mistikaj kaj pratempaj. Ankaŭ io danĝera certe troviĝis, sed Ronjo ne timis.

    Se nur la sovaĝaj harpioj forestas, mi estas same sekura kiel en la Matiskastelo, ŝi pensis. La arbaro estas mia hejmo kiel ĝi ĉiam estis, jes, nun des pli, kiam mi ne havas alian hejmon.

    La lageto kuŝis tie tre nigra, sed trans la nigra akvo fluis mallarĝa lumstrio. Estis bele kaj Ronjo ĝojis, kiam ŝi ĝin vidis, jes, estas strange, ke oni povas esti gaja kaj malgaja samtempe. La malĝojo estis pro Matiso kaj Loviso, sed la feliĉo pro la sorĉa bela silento en la printempa nokto ĉirkaŭ ŝi.

    Kaj ĉi tie en la arbaro ŝi poste vivos, kun Birk. Sed nun ŝi memoris, ke li atendas ŝin en la Ursogroto. Kial ŝi do sidas ĉi tie cerbumante ?
Ŝi ekstaris kaj prenis sian pakaĵon. Estis longa vojo al la celo kaj ne estis vojeto, kiun ŝi povis sekvi. Sed ŝi tamen sciis, kiel ŝi devas iri. Same kiel la bestoj scias. Kaj tiel kiel ĉiuj pugoniĉjoj kaj krepuskaj troloj kaj grizgnomoj de la arbaro scias.

    Ŝi marŝis kviete tra la lunluma arbaro inter pinoj kaj abioj, trans muskejoj kaj mirtelarbustoj, preter marĉoj kie la miriko odoras kaj preter nigraj senfundaj lagetoj, ŝi paŝegis super muskaj falintaj arboj kaj vadis tra kribrantaj riveretoj, rekte tra la arbaro, ŝi iris al la Ursogroto sen vojerari. Ŝi vidis krepuskotrolojn danci en la lunlumo sur roketo. Tion ili faras nur en lunlumaj noktoj, Kalva Petro iam diris. Ŝi haltis iom kaj rigardis ilin, sed ili ne rimarkis ŝin. Estis stranga danco, kiun ili faris. Tre kviete kaj malgracile ili rondbalanciĝis, kaj ili ankaŭ murmuris strange. Estis ilia printempokanto, Kalva Petro diris. Li estis provinta murmuregi por ŝi laŭ trola maniero. Sed tio ne multe similis al tio, kion ŝi nun aŭdis, kio sonis pratempa kaj malgaja.

    Kiam ŝi pensis pri Kalva Petro, ŝi devis ankaŭ pensi pri Loviso kaj Matiso, kaj tio doloris al ŝi.

    Sed ŝi forgesis tion, kiam ŝi fine estis ĉe la celo kaj vidis la fajron sur la platŝtono antaŭ la groto, por ke ili ne malvarmu en la malvarma printempa nokto. Ĝi lumis kaj flamis, ŝi vidis ĝin de longa distanco, kaj ŝi ekmemoris kion Matiso kutimis diri:
” Kie estas hejmo, tie estas fajro. ” Kaj kie estas fajro, tie ankaŭ povas esti hejmo, pensis Ronjo.

    Kaj tie sidis nun Birk en tuta kvieto ĉe la fajro kaj manĝis kradrostitan viandon. Li metis viandopecon sur pinton de bastoneto kaj donis ĝin al ŝi.

    ” Mi atendis longe, ” li diris. ” Nun manĝu, antaŭ ol vi kantos la Lupokanton. ”

Ĉapitro 11

    Ronjo provis kanti la Lupokanton al Birk tuj post kiam ili kuŝiĝis sur sia kuŝejo el abiobranĉoj. Sed kiam ŝi memoris kiel Loviso kantis ĝin al ŝi kaj Matiso, kiam ĉio estis en bona ordo en la Matiskastelo, tio donis al ŝi tiel strangan senton en la brusto, ke ŝi ne povis daŭrigi.

Kaj Birk estis jam ekdormanta. La tutan tagon, dum li atendis, li penis laboregi por igi la groton pura post la urso, kiu havis sian vintran dormlokon tie. Seklignon por la fajro kaj abibranĉojn por la dormlokoj li trenis hejmen de la arbaro.

    Penigan tagon li havis. Kaj baldaŭ li dormis.

    Ronjo estis veka. Estis mallume en la groto kaj malvarme, sed ŝi ne frostis. Birk pruntedonis al ŝi kaprinfelon por meti sur la abibranĉojn, kaj de la lito hejme ŝi kunportis kovrilon el sciuraj haŭtoj. Ĝi estis mola kaj varma, por volvi ĉirkaŭ sin.

    Ŝi ne devis esti veka pro malvarmo. Sed la dormo tamen ne venis.

    Longe ŝi kuŝis tie, kaj ne estis tiel gaja, kiel ŝi volus esti. Tra la malfermaĵo de la groto ŝi vidis la luman malvarman printempan ĉielon, kaj ŝi aŭdis la riveron muĝi profunde en sia sulko, tio helpis ŝin.

    La sama ĉielo estas super la Matiskastelo, ŝi pensis. Kaj la sama rivero, kiun mi aŭdis hejme, muĝas ĉi tie. Kaj ŝi ekdormis.

    Ili ambaŭ vekiĝis, kiam la suno leviĝis super la montodorsoj je la alia flanko de la rivero. Flame ruĝa ĝi venis el la matenaj nebuloj kaj lumis kiel fajro super la arbaroj, proksimaj kaj foraj.

    ” Mi bluiĝas pro frosto, ” Birk diris. ” Sed estas plej malvarme ĉe la mateniĝo, poste fariĝas pli kaj pli varme. Ĉu ne estas konsolo tion scii ? ” ” Fajro estus pli bona ol konsolo, ” Ronjo diris. Ankaŭ ŝi frostotremis. Birk revivigis la fajron per ardantaj karboj en la cindro. Kaj ili sidis ĉe sia fajro kaj manĝis sian panon kaj trinkis la reston de la kaprina lakto en la ligna botelo de Ronjo.

    Post la lasta guto Ronjo diris:
” Post tio ĉi ni estos devigataj trinki fontakvon kaj nenion alian. ” ” Per tio ni ne grasiĝos, ” Birk diris. ” Sed ni ankaŭ ne mortos pro tio. ” Ili rigardis unu la alian kaj ridis.

    Ilia vivo en la Ursogroto estos laboriga, ili komprenis tion, sed tio ne forprenis de ili la kuraĝon. Ronjo ne memoris, ke ŝi estis malĝoja nokte. Nun ili estis sataj kaj varmaj, estis tre hela mateno, kaj ili estis liberaj kiel birdoj. Estis kiel se nur nun ili komprenis tion. Ĉio kio estis peza kaj malfacila lastatempe, tion ili nun havis malantaŭ si, tion ili volis forgesi, neniam plu memori.

    ” Ronjo, ” Birk diris, ” ĉu vi komprenas ke ni estas tiel liberaj, ke oni povas ridegi ? ” ” Jes, kaj ĉi tie estas nia regno, ” diris Ronjo. ” Neniu povas forpreni ĝin de ni aŭ forpeli nin. ” Ili restis ĉe la fajro dum la suno leviĝis, sub ili muĝis la rivero, kaj ĉirkaŭ ili la arbaro vekiĝis, la foliaroj kviete moviĝis en la matena vento. La kukoloj kriis, pego martelis sur pinotrunkon en la proksimo, kaj aliflanke de la rivero vidiĝis alkofamilio. Kaj ili ambaŭ sidis kaj sentis kvazaŭ ili posedas ĉion, riveron, arbaron kaj ĉion vivantan, kio troviĝas tie.

    ” Gardu viajn orelojn, ĉar nun venos mia printempa krio, ” diris Ronjo.

    Kaj ŝi kriegis tiel, ke eĥis en la montaro.

    ” Unu aferon mi deziras pli ol ion alian, ” Birk diris. ” Ke mi havu tempon havigi mian arbaleston, antaŭ ol vi logos ĉi tien la sovaĝajn harpiojn per viaj krioj. ” ” Havigi... de kie ? ” Ronjo demandis. ” El la Borka fortikaĵo ? ” ” Ne, sed el la arbaro ekstere, ” diris Birk. ” Ĉion mi ne povis transporti samtempe. Tial mi faris kaŝejon en truhava arbo, kaj tie mi havas diversajn objektojn, kiujn mi volas porti ĉi tien. ” ” Matiso ne volis ankoraŭ doni al mi arbaleston, ” Ronjo diris. ” Sed mi povas fari al mi pafarkon, se vi pruntedonas al mi vian tranĉilon. ” ” Jes, se vi traktos ĝin bone. Ĝi estas mia plej multekosta objekto, memoru tion. Sen tranĉilo ni ne povas vivi en la arbaro. ” ” Estas pli da aferoj, kiujn ni ne povas malhavi, ” Ronjo diris. ” Sitelon por havigi akvon, ĉu vi pensis pri tio ? ” Birk ridis.

    ” Certe mi pensis, sed pensoj ne portas akvon. ” ” Kaj tial estas bone, ke mi scias, kie ni povas havigi ĝin, ” Ronjo diris.

    ” Kie do ? ” ” De la saniga fonto de Loviso. En la arbaro apud la Lupokaptilo. Hieraŭ ŝi sendis Sturkon tien por havigi sanigan akvon. Kalva Petro devas havi ĝin por sia stomako. Sed Sturko estis persekutata de kelkaj sovaĝaj harpioj kaj revenis hejmen sen sitelo. Ĝin Sturko devas rehavigi hodiaŭ, tion kontrolos Loviso, kredu min. Sed se mi rapidas, mi eble venos pli frue. ” Kaj ili ambaŭ rapidis. Per facilaj piedoj ili kuris la longan vojon tra la arbaro kaj havigis, kion ili deziris. Daŭris iom da tempo antaŭ ol ili revenis al sia groto, Ronjo kun sitelo, Birk kun sia arbalesto kaj aliaj aĵoj el la kaŝejo. Li starigis ĉion sur la platŝtonon antaŭ la groto por montri al Ronjo, kion li havas. Jen unu hakilo, unu akrigilo, malgranda kaserolo, fiŝkaptiloj, maŝkaptiloj por kapti arbarbirdojn, sagoj por la arbalesto, unu mallonga ĵetlanco, ĉio nur objektoj necesaj por tiu, kiu vivas en la arbaro.

    ” Jes, mi vidas, ” Ronjo diris. ” Havigi bestojn... ” ” Tion mi certe scias, ” diris Birk. ” Certe mi... ” Nenion plu li diris, ĉar Ronjo forte ekkaptis lian brakon kaj flustris timigite:
” Silentu. Iu estas en la groto. ” Ili retenis la spiron kaj aŭskultis, jes, iu estis en la groto, iu uzis la okazon ŝteliri tien, dum ili estis for. Birk prenis sian ĵetlancon kaj ili staris silentaj kaj atendis. Ili povis aŭdi iun moviĝi en la groto, kaj estis malagrable ne scii, kiu estas. Vere ŝajnis esti pluraj, eble la groto estas plena de harpioj, kiuj kaŝatendas por iam ajn elflugi kaj kapti ilin per siaj pintungoj.

    Fine ili ne plu povis nur atendi.

    ” Elvenu, sovaĝaj harpioj, ” kriis Birk. ” Se vi volas vidi la plej akran ĵetlancon en ĉi tiu arbaro. ” Sed neniu venis. Male ili aŭdis koleran siblon de interne.

    ” Homo ĉi tie en grizgnoma arbaro. Grizgnomoj ĉiuj, mordu kaj batu. ” Tiam Ronjo tre koleriĝis:
” Foriru grizgnomoj ! ” ŝi kriis. ” Iru funelen, kaj tio tuj. Alie mi venos kaj forŝiros viajn harojn. ” Kaj el la groto svarmis grizgnomoj. Ili siblis kaj gruntis al Ronjo, sed ŝi reciprokis, kaj Birk montris al ili sian lancon.

    Tiam ili urĝe malaperis de la monto. Ili rampis kaj grimpis malsupren laŭ la deklivo por atingi la riveron. Kelkaj perdis la ekvilibron kaj falis lamentante rekte en la kurenton, tiel ke tutaj grupoj da grizgnomoj forvelis laŭ la rivero.

    ” Sed ili tamen fine sukcesis atingi la bordon. Ili estas bonaj naĝantoj, tiuj gnomoj, ” Ronjo diris.

    ” Kaj bonaj panmanĝantoj, ” Birk diris, kiam ili venis en la groton kaj vidis, ke la grizgnomoj formanĝis ĉiun panon el ilia provizo.

    Por pli da malbonfaroj ili ne havis tempon. Sed estis sufiĉe, ke ili estis tie.

    ” Tio tute ne estas bona, ” Ronjo diris. ” La tuta arbaro siblas kaj gruntas de ilia babilaĉo kaj baldaŭ ĉiuj harpioj scios, kie ni estas. ” Sed en la Matisarbaro oni ne rajtas timi, tion Ronjo aŭdis jam de sia infanaĝo. Kaj senti timon jam anticipe estus stulte, tion ili ambaŭ opiniis. Tial ili kviete ordigis sian manĝoprovizon kaj siajn armilojn kaj aliajn ilojn en la groto. Poste ili havigis akvon el la fonto en la arbaro kaj metis reton en la riveron por kapti fiŝojn, ili trenis hejmen platŝtonojn de la rivera bordo kaj faris al si bonan fajrujon sur la platŝtono ekster la groto, kaj ili iris longajn vojojn por havigi juniperan lignon por la pafarko de Ronjo. Tiam ili vidis la sovaĝajn ĉevalojn sunpaŝti sin en la kutima maldensejo. Ili provis proksimiĝi al Fripono kaj Sovaĝulo kun afablaj vortoj, sed tio ne sukcesis, la ĉevaloj ne komprenis afablecon. Ili malaperis per facilaj saltpaŝoj por sin paŝti en alia loko, kie ili povis estis senĝenaj.

    Dum la resto de la tago Ronjo sidis ekster la groto kaj tranĉis la pafarkon kaj du sagojn por ĝi. Ŝi oferis pecon de sia leda rimeno por arka fadeno. Poste ŝi provpafis longe kaj fervore kaj sukcesis fine forpafi ambaŭ sagojn. Ŝi serĉis ilin ĝis krepusko. Tiam ŝi devis ĉesi. Sed tio ne multe ĉagrenis ŝin.

    ” Mi faros novajn morgaŭ. ” ” Kaj vi bone gardu la tranĉilon, ” Birk diris.

    ” Jes, mi scias, ke ĝi estas nia plej valora havaĵo. La tranĉilo kaj la hakilo. ” Subite ili rimarkis, ke jam estas vespero. Kaj ke ili malsatas. La tago forpasis, kaj ili seninterrompe estis okupataj. Ili promenis kaj kuris kaj portis kaj tiris kaj ordigis kaj ne havis tempon senti malsaton. Sed nun ili prenis plenŝtopan manĝon de pano kaj selakta fromaĝo kaj ŝaffemuro kaj trinkis akvon de la klara fonto, kiel Ronjo estis antaŭdirinta.

    La nokto neniam fariĝis malluma je tiu tempo, sed en siaj lacaj korpoj ili sentis, ke la tago estas finita, kaj ili volis dormi.

    En la krepusko de la groto Ronjo kantis la Lupokanton al Birk, kaj ĉifoje ŝi sukcesis pli bone. Tamen ŝi iom malgajiĝis pro ĝi, kaj ŝi demandis al Birk:
” Ĉu vi kredas, ke ili pensas pri ni en la Matiskastelo ? Mi celas niajn gepatrojn. ” ” Estus strange, se ili ne farus, ” Birk diris.

    Ronjo englutis antaŭ ol ŝi povis diri ion plu.

    ” Eble ili malĝojas ? ” Birk iom pripensis.

    ” Tiurilate estas malsame. Undiso malĝojas, sed ŝi estas pli kolera, mi kredas, Borko ankaŭ koleras, sed tamen estas pli malĝoja. ” ” Loviso malĝojas, tion mi scias, ” diris Ronjo.

    ” Kaj Matiso ? ” demandis Birk.

    Ronjo longe silentis. Poste ŝi diris:
” Mi pensas, ke li estas kontenta nun. Ke mi estas for, tiel ke li povos forgesi min. ” Kaj ŝi provis kredi tion. Sed en sia koro ŝi sciis, ke ne estas tiel. En la nokto ŝi sonĝis, ke Matiso sidas sola en la malluma nigra arbaro kaj ploras tiel, ke fariĝis fonto ĉe liaj piedoj. Kaj en la profundo de la fonto ŝi mem sidis kaj estis denove etulino kaj ludis kun pinkonusoj kaj ŝtonoj, kiujn ŝi ricevis de li.

   

Ĉapitro 12

    Frue en la posta mateno ili iris al la rivero por vidi, ĉu estas fiŝoj en la reto.

” Fiŝojn oni devas forpreni antaŭ la kukola krio, ” Ronjo diris. Ŝi saltis vigle sur la vojeto antaŭ Birk. Eta kaj mallarĝa estis la vojeto, ĝi serpentumis krute laŭ la montoflanko tra arbaro de junaj betuloj. Ronjo sentis la odoron de la delikataj betulfolioj, odoris bone, odoris printempon, kaj tio ĝojigis ŝin, tial ŝi saltis. Malantaŭ ŝi venis Birk, ankoraŭ ne plene vekiĝinta.

    ” Ĉu estas fiŝoj prenendaj ? Jes, ĉu vi eble kredas, ke la reto estas plena ? ” ” En ĉi tiu rivero estas salmoj, ” Ronjo diris. ” Strange estus.

    se eĉ ne unu ensaltus nian reton. ” ” Kaj strange estus se ne vi, fratino mia, baldaŭ saltos surnaze en la riveron. ” ” Estas miaj printempaj saltoj, ” Ronjo diris.

    Birk ridis.

    ” Printempaj saltoj, jes, ĉi tiu vojeto estas kiel farita por ili.

    Kiu, laŭ vi, komence tretis ĝin ? ” ” Eble Matiso, ” Ronjo diris. ” Kiam li loĝis en sia Ursogroto. Salmon li ŝatas. Tion li ĉiam faris. ” Kaj ŝi silentis. Kion Matiso ŝatis aŭ ne ŝatis, pri tio ŝi ne volis pensi nun. Ŝi memoris la noktan sonĝon, ĝin ŝi ankaŭ volis forgesi. Sed la penso revenis kvazaŭ plej obstina ĉevalmuŝo, kaj ĝi ne forlasis ŝin. Ne antaŭ ol ŝi vidis la salmon, kiu baraktis kaj brilis en ilia reto. Estis granda salmo, ĝi povos doni al ili manĝon dum multaj tagoj, kiel Birk diris kontente, kiam li estis preninta ĝin el la reto:
” Fratino mia, pro malsato vi ne mortos, tion mi promesas. ” ” Ne antaŭ la vintro, ” Ronjo diris.

    Sed ĝis la vintro estis longa tempo. Pli da ĉevalmuŝaj pensoj ŝi ne volis havi.

    Ili reiris al la groto kun la salmo senintestigita kaj pendanta en arboforko el ŝtormfalita betulo trenata post si. Ĝi estis ligita al iliaj zonoj per ledaj rimenoj, kaj kiel tirĉevaloj antaŭ trunktrenaĵo ili strebis supren laŭ la vojeto kun ĝi. Ili bezonis la lignon. El ĝi ili povis fari lignajn ujojn kaj aliajn utilaĵojn, ili pensis.

    Birk senbranĉigis la betulon. Sed la hakilo ekglitis, kiam li faris tion, kaj sangis vundo sur lia piedo. Estis sangospuroj post li sur la vojeto, sed li ne atentis tion.

    ” Ne estas sentinda, lasu la vundon sangi, ĝis ĝi laciĝos. ” ” Ne estu tiel fieraĉa, ” Ronjo diris. ” Eble venos ursego kaj ĉirkaŭflaros viajn spurojn kaj volos scii kie troviĝas tia bongusta manĝaĵo. ” Birk ridis.

    ” Tion mi montros al ĝi per lanco en mia mano. ” ” Loviso, ” Ronjo diris penseme, ” ŝi kutimas surmeti sekan sfagnon, kiam sangas. Mi kredas, ke ni devas havigi provizon da ĝi, ĉar oni neniam scias, kiam vi intencas hakvundi piedon denove. ” Ŝi havigis tutajn plenbrakojn da sfagno kaj portis hejmen de la arbaro mem. Kaj tio ne estis la lasta fojo. Dum longa tempo ili faris nenion alian — ili manĝis salmon kaj faris lignajn ujojn. Haki krudpecojn ne estis malfacile, tion ili faris alterne, kaj neniu ekhavis hakvundon. Baldaŭ ili havis kvin bonegajn lignopecojn, kaj nur restis kavado por ke ili fariĝu pelvoj. Ĝuste tiom ili havu, ili decidis. Sed jam la trian tagon Ronjo demandis:
” Kion vi opinias plej malbona, Birk ? Ĉu frititan salmon aŭ vezikojn sur la manoj ? ” Tion Birk ne povas respondi, li diris, ĉar ambaŭ aferoj estas same malbonaj.

    ” Sed unu aferon mi scias, ni devus esti havintaj ian specon de skulptilo. Nur per tranĉilo ĉi tio estas sklavlaboro. ” Sed ili ne havis alian ilon, kaj ili ambaŭ kunhelpis alterne, gratis kaj skrapis ĝis ili fine ekhavis ion, kio similis al pelvo.

    ” Pli da tiaj mi ne faros en mia vivo, ” diris Birk. ” Nun mi nur akrigos la tranĉilon la lastan fojon. Donu ĝin. ” ” La tranĉilon, ” Ronjo diris. ” Ĝin vi mem havas. ” Birk skuis la kapon.

    ” Ne, vi lastfoje havis ĝin. Donu ĝin al mi. ” ” Mi ne havas la tranĉilon, ” Ronjo diris. ” Ĉu vi ne aŭdas, kion mi diras ? ” ” Kien vi do metis ĝin ? ” Ronjo koleriĝis.

    ” Kien vi metis ĝin ? Estis vi, kiu lastfoje uzis ĝin. ” ” Jen vi mensogis, ” Birk diris.

    Silente kaj indignite ili serĉis la tranĉilon. Ĉie, en la groto denove kaj ekstere sur la platŝtono. Kaj denove en la groto kaj ekstere. Sed ĝi ne estis ie. Birk malvarme rigardis Ronjon.

    ” Mi kredas, ke mi diris al vi, ke sen tranĉilo oni ne povas vivi en la arbaro. ” ” Tiam vi ne devus esti perdinta ĝin, ” Ronjo diris. ” Krome vi estas fekulo, kiu kulpigas aliajn, kiam vi mem okazigis malfacilaĵojn. ” Birk paliĝis pro kolero.

    ” Ho jes, jen vi denove estas, rabista filino. Vi estas ĉiam la sama, mi rimarkas. Kaj kun vi oni vivu kune. ” ” Tion vi ne devas, Borkarabisto, ” Ronjo diris. ” Kunvivu kun via tranĉilo, vi. Se vi povas trovi ĝin. Krome, iru funelen ! ” Ŝi forlasis lin kun larmoj de kolerego ŝprucantaj el la okuloj. Nun ŝi iros en la arbaron, por ke ŝi ne vidu lin. Neniam plu ŝi volas vidi lin, neniam plu paroli eĉ unu vorton kun li.

    Birk vidis ŝin malaperi. Tio kolerigis lin eĉ pli, kaj li kuris post ŝi.

    ” La harpioj prenu vin. Al ili vi apartenas. ” Li vidis la sfagnon sur la platŝtono. Estis stulta elpenso de Ronjo, kaj li piedpuŝis ĝin.

    Sub la sfagno kuŝis la tranĉilo. Birk longe fiksrigardis ĝin antaŭ ol li prenis ĝin. Ili ja tiel zorgeme traserĉis la sfagnon.

    Kiel la tranĉilo nun povas kuŝi tie, kaj kiu kulpas pri tio, ke ĝi kuŝas tie ?
Estis ĉiukaze Ronjo, kiu alportis la sfagnon, tion li sciis.

    Cetere ŝi estis maljusta kaj stulta kaj netolerebla. Alie li estus, povinta postkuri ŝin kaj rakonti, ke la tranĉilo reaperis. Sed laŭ li ŝi restu en la arbaro, ĝis ŝi laciĝos kaj denove fariĝos homa.

    Li prenis la tranĉilon. Poste li sidis kaj spertis kiel bone ĝi kuŝas en lia mano. Bonega tranĉilo ĝi estas, kaj ĝi ne plu estas perdita.

    Malaperinta estis nur la kolero. Ĝi forbloviĝis dum li okupis sin pri la tranĉilo. Do, nun li devas esti kontenta. Li ja havis sian tranĉilon. Sed Ronjo estis for. Ĉu pro tio li havas strangan premsenton en la brusto ?
Kunvivu kun via tranĉilo, vi. Tiel ŝi estis dirinta. Li denove koleriĝis. Kie ŝi do nun vivu sola ? Ja ne estas lia afero, ŝi povas iri kien ajn, laŭ plaĉo. Sed se ŝi ne revenos, kaj tio sufiĉe baldaŭ, ŝi devas kulpigi sin mem. Tiakaze la Ursogroto senkompate estos fermita al ŝi. Tion li tre volonte estus sciiginta. Sed li ne intencas postkuri ŝin en la arbaro por tion rakonti. Post iom da tempo ŝi certe revenos por ekloĝi kun li, sed tiam li diros:
” Vi devus esti reveninta pli frue. Nun estas tro malfrue. ” Li diris tion laŭte por aŭdi kiel sonas, kaj li ektremis. Kiaj vortoj al iu, kiu estu lia fratino. Sed ŝi ja mem elektis. Li ne estis forpelinta ŝin.

    Li manĝis iom da salmo, dum li atendis. Salmo estas mirinde bongusta la tri - kvar unuajn fojojn, kiam oni manĝas ĝin.

    Sed nun post la deka fojo la pecoj ŝveliĝis en lia buŝo kaj estis apenaŭ engluteblaj.

    Sed tamen estis manĝo. Kion manĝas tiu, kiu ĉirkaŭvagas en la arbaro, kion manĝis Ronjo ? Eble radikojn kaj verdajn foliojn, se ŝi povas trovi iujn. Sed ankaŭ tio ne estis lia afero.

    Ŝi iru tie, ĝis ŝi forvelkos. Ĉar, ĉu ne tion ŝi volis, ĉar ŝi ne revenas ?
La horoj pasis kaj ili estis strange malplenaj sen Ronjo. Li ne povis ekpensi ion por fari, kiam ŝi ne estis tie. Kaj la premo en la brusto nur plifortiĝis.

    Li vidis nebulon leviĝi super la rivero. Tiam li ekmemoris tiun fojon antaŭ longe, kiam ili batalis kun la subteraj por Ronjo. Li neniam parolis pri tio poste, kaj ŝi certe ne sciis, ke ŝi estas tia homo, kiu logas la subterajn. Kiel maljusta ŝi estis al li tiam. Mordi lian vangon, tion ŝi faris, tiel ke li ankoraŭ havas postsignon. Sed li tamen ŝatis ŝin, jes, jam la unuan fojon kiam li vidis ŝin, li ŝatis ŝin. Sed tion ŝi ne sciis. Tion li ankaŭ ne estis rakontinta. Kaj nun estas tro malfrue. Post tio li devas vivi sola en la groto. Kun sia tranĉilo... kiel ŝi povis diri ion tiel kruelan ? Li volonte ĵetus la tranĉilon en la riveron, se li nur povus retrovi Ronjon, tion li nun sciis.

    Nebulo super la rivero estis ofta vespere, tio ne estis malkvietiga. Sed kiu povus esti certa, li pensis, ke ĝi ne ĝuste ĉivespere leviĝas kaj disvastiĝas super la arbaron. Tiam eble la subteraj povas veni el siaj mallumaj profundoj. Kiu povos gardi Ronjon kontraŭ iliaj vokoj ? Ankaŭ tio ne plu estas lia afero. Sed estu kiel ajn kun tio, nun li ne plu povas atendi. Li devas iri en la arbaron, li devas trovi Ronjon.

    Li kuris ĝis li spiregis. Ĉie li serĉis ŝin en la vojetoj kaj en la lokoj, kie li kredis, ke ŝi povus esti. Li vokis ŝian nomon ĝis li timiĝis pro la propra voĉo, kaj timis allogi la scivolemajn kruelajn harpiojn.

    La harpioj prenu vin, tiel li estis vokinta post ŝi, tion li honte memoris. Ĝuste tion ili faris, ĉar ŝi ne estis ie. Aŭ ĉu ŝi reiris al la Matiskastelo ? Eble ŝi nun genuas antaŭ Matiso, petas ke li denove akceptu ŝin kiel infanon. Ŝi neniam pete revenos al la Ursogroto, ne, Matison ŝi sopiris, tio estis rimarkebla. Kvankam ŝi ne volis tion malkaŝi al Birk. Do, supozeble ŝi ĝojas, ĉar ŝi ekhavis kaŭzon forlasi la Ursogroton kaj tiun, kiu devus esti ŝia frato.

    Ne utilis plu serĉi. Nun li devas rezigni, li devis reiri hejmen al sia groto kaj la soleco tie, kiom ajn amare tio estis.

    La printempa vespero estis belega kiel dia miraklo, sed Birk ne perceptis tion. Li ne sentis la odorojn de la vespero kaj ne aŭdis la birdokantadon. Li ne rimarkis herbojn kaj florojn, li nur sentis kiel doloras en li ĉagreno. Tiam li aŭdis foran henadon de ĉevalo en mortangoro. Li kuris tien kaj aŭdis, alproksimiĝante, pli kaj pli sovaĝan henadon. Kaj li ekvidis ĉevalon en maldensejo inter la abioj. Estis ĉevalino, ŝi forte sangis el ŝirvundo sur la brusto. Ŝi ektimis antaŭ Birk, sed ne fuĝis, nur henis pli angore, kvazaŭ ŝi petus helpon kaj gardon en sia danĝero.

    ” Vi kompatindulino, ” Birk diris. ” Kiu traktis vin tiel malbone ? ” En la sama momento li vidis Ronjon. Ŝi venis kuregante el inter la arboj kaj aliris lin kun vizaĝo malseka pro larmoj.

    ” Ĉu vi vidis la urson ? ” ŝi kriis. ” Ho Birk, ĝi prenis kaj mortigis ŝian idon. ” Ŝi ploris senespere, sed Birk povis senti nur la plej sovaĝan ĝojon.

    Ronjo vivas, ŝin la urso ne tuŝis, ankaŭ ne Matiso nek la harpioj forprenis ŝin de li, kia ĝojo !
Sed Ronjo staris ĉe la ĉevalino kaj vidis, kiel sango fluas el ŝi. Tiam ŝi aŭdis la voĉon de Loviso interne de si kaj sciis, kio devas esti farata. Ŝi vokis al Birk:
” Rapidu ! Havigu sfagnon, alie ŝi perdos ĉiun sangon. ” ” Sed vi mem ? Vi ja ne povas resti ĉi tie kun rabursego vivminace proksime. ” ” Rapidu ! ” kriis Ronjo. ” Mi devas resti ĉe la ĉevalino, ŝi bezonas konsolon. Kaj sfagnon. Sed rapide. ” Kaj Birk kuris. Dum lia foresto Ronjo tenis la kapon de la ĉevalino inter siaj manoj. Ŝi murmuris laŭ povo vortojn de konsolo, kaj la ĉevalino staris senmova kvazaŭ ŝi aŭskultus.

    Ŝi ne plu henis, eble ŝi estis tro malforta. Jen kaj jen fortega tremo trairis ŝian korpon. Estis terura vundo, kiun la urso disfendis. Kompatinda ĉevalineto, ŝi estis provinta defendi sian idon, sed nun ĝi estis morta. Kaj eble ŝi sentis kiel la vivo malrapide forgutas ankaŭ el ŝi mem. Nun estas krepusko, baldaŭ la nokto venos, kaj la matenon ĉi tiu ĉevalino ne vidos, se Birk ne revenos antaŭ ol estos tro malfrue.

    Sed li venis. Kun plenbrako da sfagno. Kaj pli karan aperaĵon Ronjo neniam vidis, tion li ekscios iam, sed ne nun.

    Nun urĝis.

    Ili kunhelpis unu la alian premi sfagnon al la vundo kaj vidis kiel rapide la sfagno trasangiĝis. Tiam ili aldonis pli da sfagno kaj fiksis ĝin per siaj ledorimenoj sur la brusto de la ĉevalino. Ŝi staris senmova kaj lasis, ke tio okazu, kvazaŭ ŝi komprenus, kion ili faras. Sed malantaŭ la plej proksima abio pugoniĉjo neatendite aperis, kaj li ne komprenis.

    ” Ki - kial ili faras tiamaniere, ” li diris malgajete.

    Sed Ronjo kaj Birk ĝojis ekvidante lin. Tiam ili sciis, ke la urso forkuris. Urso kaj lupo abomenas ĉiaspecajn subterulojn; neniuj pugoniĉjoj, neniuj harpioj kaj grizgnomoj timis rabobestojn, la nura odoro de subterulo estis sufiĉa por ke urso senbrue malaperu en la profundan arbaron.

    ” Ĉev - ev - evalido, jen vidu, ” diris la pugoniĉjo. ” Plu ne estas. Fino. Ne plu kuras. ” ” Tion mi scias, ” Ronjo diris malgaje.

    Ili restis ĉe la ĉevalino tiun nokton. Sendorman kaj malvarman nokton ili havis, sed tio ne gravis. Ili sidis unu apud la alia sub densa abio, kaj ili interparolis pri multaj aferoj, sed ne pri sia kverelo. Estis kiel se ili estus ĝin forgesintaj. Ronjo provis rakonti kiel ŝi vidis la urson mortigi la ĉevalidon, sed silentis. Estis tro malfacile.

    Noktomeze ili ŝanĝis sfagnon sur la vundo. Poste ili iom dormis kaj vekiĝis kiam komencis lumiĝi.

    ” Rigardu, la sangofluo ĉesis, ” Ronjo diris. ” La sfagno estas seka. ” Ili ekiris hejmen al la groto. La ĉevalinon ili kunprenis ligita, ili ne povis lasi ŝin sola. Dolorojn ŝi havis kaj malfacile iris, sed ŝi memvole sekvis ilin.

    ” Grimpi sur montoj, tion ŝi ne povas eĉ kiam ŝi estas sana, ” diris Birk. ” Kien ni metu ŝin ? ” Proksime al la groto inter abioj kaj betuloj estis kaŝita fonto, kiu donis al ili akvon. Tie oni metis la ĉevalinon. ” Trinku por ke vi havu novan sangon, ” Ronjo diris.

    La ĉevalino trinkis profunde kaj longe. Poste Birk ligis ŝin ĉe betulo.

    ” Ŝi devas resti ĉi tie, ĝis la vundo estos kuracita. Kaj ĉi tien urso ne venas, tion mi povas promesi. ” Ronjo karesis la ĉevalinon.

    ” Ne malĝoju tiel, ” ŝi diris. ” Vi ricevos novan idon venontjare. ” Tiam ŝi ekvidis, ke lakto gutas el la mamo de la ĉevalino.

    ” Tiun lakton via ĉevalido devus havi, ” Ronjo diris. ” Sed nun vi anstataŭe donu ĝin al ni. ” Ŝi havigis la lignan ujon el la groto, nun ĝi estis taŭga. Ŝi melkis la ĉevalinon kaj ricevis plenan ujon da lakto. Por la ĉevalino estis faciligo de la streĉita mamo, kaj Birk ĝojis pro la lakto.

    ” Ni ekhavis dombeston, ” li diris. ” Kaj ni devas doni al ŝi nomon. Kiun nomon vi proponas ? ” ” Mi deziras, ke ŝia nomo estu Viva. Kiam Matiso estis infano, li havis ĉevalinon kun tia nomo. ” Kaj ili interkonsentis, ke tio estas taŭga nomo por ĉevalino, ĉevalino, kiu ne mortos. Viva vivos, tion oni nun povis vidi. Ili kolektis herbon kaj donis al ŝi kaj ŝi manĝis kun bona apetito. Tiam ili sentis sian propran malsaton, ili devis iri hejmen al la groto por ricevi ion manĝeblan. Sed Viva turnis la kapon kaj rigardis maltrankvile post ili, kiam ili forlasis ŝin.

    ” Ne timu, ” Ronjo diris. ” Ni baldaŭ revenos. Kaj vi havu dankon pro la lakto, kiun ni ricevis. ” Estis ĉiela feliĉo havi lakton, freŝan kaj malvarmigitan per malvarma fontakvo. Ili sidis sur la platŝtono ekster la groto kaj manĝis sian panon kaj trinkis sian lakton kaj vidis la sunon leviĝi al nova tago.

    ” Estas domaĝe, ke la tranĉilo malaperis, ” Ronjo diris.

    Tiam Birk fine eltiris la tranĉilon kaj metis ĝin en ŝian manon.

    ” Estas bone, ke ĝi reaperis. Ĝi kuŝis sub la sfagno kaj atendis, dum ni kriegis kaj kverelis. ” Ronjo longe sidis silenta. Poste ŝi diris:
” Ĉu vi scias pri kio mi sidas kaj pensas ? Jes, mi pensas kiel facile tio povas iĝi detruita tute senbezone. ” ” Post tio ni gardu nin kontraŭ senbezono, ” Birk diris. ” Sed ĉu vi scias, kion mi sidas ĉi tie kaj pripensas ? Mi pensas, ke vi valoras pli ol mil tranĉiloj. ” Ronjo rigardis lin kaj ridetis.

    ” Nun vi tamen estas pli freneza ol permesate. ” Tion Loviso kutimis diri al Matiso kelkfoje.

   

Ĉapitro 13

    La tagoj pasis. Printempo fariĝis somero, la varmo venis.

Kaj venis pluvo. Tage kaj nokte akvo torentis sur la arbaron kaj ĝi trinkis sin freŝa kaj verda kiel neniam pli frue. Kaj kiam la pluvo malaperis kaj la suno venis la arbaro vaporis en la somera varmo, tiel ke ŝi devis demandi al Birk, ĉu li kredas, ke tiom da bonodoro povas ekzisti en aliaj arbaroj sur la tero.

    Tion li ne kredas, li diris.

    La vundo de Viva jam de longe estis kuracita. Ili jam lasis ŝin libera, kaj nun ŝi denove vivis inter la sovaĝaj ĉevaloj. Sed ili tamen ricevis ŝian lakton. Dum la vesperoj ŝia aro troviĝis proksime al la groto, kaj ĉiuvespere Ronjo iris en la arbaron kaj vokis ŝin. Ŝi respondis per henado por malkaŝi, kie ŝi estas. Ŝi volonte lasis sin melki.

    Ankaŭ la aliaj en la aro baldaŭ ne plu timis la homidojn.

    Kelkfoje ili scivoleme venis rigardi, kiam Viva estis melkata.

    Pli strangan agon ili certe neniam vidis. Fripono kaj Sovaĝulo venis ofte kaj estis tiel altrudemaj, ke Viva klinis la orelojn malantaŭen kaj penis buŝkapti ilin. Sed tion ili tute malatentis. Ili daŭrigis petoleme puŝi unu la alian kaj fari furiozajn saltojn, ili ja estis junaj kaj volis ludi. Kaj subite ili galopis kaj malaperis en la arbaron.

    Sed jam la postan vesperon ili denove estis tie. Nun oni povis paroli al ili. Fine ili ankaŭ permesis karesojn. Ronjo kaj Birk karesis ilin ofte, kaj ili eĉ ŝajnis ŝati tion. Tamen estis dum la tuta tempo en iliaj okuloj milda malicpetolemo, kvazaŭ laŭte ili pensus: ” Nin vi ne trompas. ” Sed unu vesperon Ronjo diris: ” Se mi diris, ke mi rajdos, tiam mi ankaŭ rajdos. ” Birk laŭvice melkis, kaj Fripono kaj Sovaĝulo staris tre proksime kaj rigardis.

    ” Ĉu vi aŭdis, kion mi diris ? ” La demandon ŝi direktis al Fripono, kaj tuj ŝi ekkaptis liajn kolharojn kaj svingis sin sur lian dorson. Li forĵetis ŝin, sed ne tiel facile kiel pasintfoje. Nun ŝi estis preparita kaj sciis kiel trakti lin. Li devis longe batali por liberiĝi de ŝi, sed fine li sukcesis, kaj kun kriego de kolero ŝi falis teren. Ŝi ekstaris preskaŭ sendifekta kaj frotis siajn dolorantajn kubutojn.

    ” Fripono vi estas kaj restas, ” ŝi diris. ” Sed ankoraŭfoje mi certe revenos. ” Kaj tion ŝi faris. Ĉiun vesperon post la melkado ili provis, ŝi kaj Birk, eduki Friponon kaj Sovaĝulon, por ke ili havu pli bonajn morojn. Sed edukado ne efikis sur tiuj monstroj, kaj kiam ĵetita sufiĉe multfoje ŝi diris:
” Nun ne estas iu loko sur mia korpo, kiu ne doloras. ” Ŝi ekpuŝis Friponon. ” Kaj tio estas via kulpo, fekulo. ” Sed Fripono staris kviete kaj ŝajnis tute kontenta kun si mem. Ŝi vidis kiel Birk ankoraŭ batalas kun Sovaĝulo, sed Birk estis forta kaj tenis sin sur la dorso, jes vere, li restis tie, ĝis Sovaĝulo laciĝis kaj haltis.

    ” Rigardu Ronjo, ” Birk kriis. ” Li staras kviete. ” Sovaĝulo henis malkviete, sed senmova li staris kaj Birk karesis lin kaj laŭdis lin senmodere, tiel ke Ronjo fine devis enmiksiĝi.

    ” En animo kaj koro ankaŭ li estas fekulo, tion vi scias. ” Kolerigis ŝin ke Birk obeigis la Sovaĝulon, dum ŝi ne venkis Friponon. Kaj kolerigis ŝin eĉ pli multe, ke Birk la proksimajn vesperojn lasis ŝin melki sola, dum li mem sur la dorso de Sovaĝulo rajdis ĉirkaŭ ŝi en malvastaj rondoj, dum ŝi melkis genuante. Nur por montri kiel suverena ĉevalisto li estas.

    ” Bluaĵoj aŭ ne, ” diris fine Ronjo, ” atendu ĝis kiam mi finmelkis, tiam okazos rajdo. ” Kaj tiel estis. Tie iris Fripono, scianta nenion, kaj subite li havis Ronjon sur sia dorso. Tion li ne volis, per plena forto li provis forĵeti ŝin, kaj li fariĝis kaj timema kaj kolera, kiam li rimarkis, ke li ne sukcesas. Ne, ĉifoje vi ne sukcesos, tion Ronjo estis decidinta. Ŝi forte kaptis liajn kolharojn, ŝi premegis per la genuoj, kaj ŝi restis sur la dorso. Tiam Fripono kuregis rekte en la arbaron, tiel ke la abibranĉoj kaj la pinfaskoj siblis ĉirkaŭ ŝiaj oreloj, per ega ektimo li elmaniĝis, kaj ŝi kriis terurita:
” Helpu ! Iras funelen. Helpu ! ” Sed Fripono perdis ĉiun prudenton. Li furiozis kvazaŭ li volis eksplodigi sin. Ronjo atendis ĉiun momenton, ke ŝi falos kaj rompos la nukon.

    Tiam Birk galope sekvis sur Sovaĝulo. Kaj tiu ĉevalo estis senkompara rapidkuranto, baldaŭ li estis apud Fripono kaj poste pasis lin, kiam Birk abrupte haltigis lin. Fripono, kiu kun plena rapideco sekvis, devis abrupte ekhalti, kaj Ronjo flugis duonvoje super lia kapo. Sed ŝi denove alkroĉigis kaj rektigis sin, kaj Fripono staris tie konfuzita. Nun li ĉesis furiozi. La ŝaŭmo gutis kaj li tremis en ĉiuj membroj. Sed Ronjo karesis lin kaj laŭdis lin supermezure pri lia kurado, tio kvietigis lin.

    ” Sed efektive vi devus havi frapon sur via buŝaĉo, ” ŝi diris.

    *Estas miraklo, ke mi vivas. ”.

    ” Estas pli granda miraklo, ke ni rajdis, ” Birk diris. ” Rigardu, nun tiuj du monstroj fine scias kiel devas okazi, kaj kiu decidas. ” En plej kvieta trotado ili rerajdis al Viva, havigis ŝian lakton kaj lasis Friponon kaj Sovaĝulon ĝui proprajn ludojn. Kaj ili hejmeniris al sia groto.

    ” Birk, ” Ronjo diris, ” ĉu vi rimarkis, ke Viva melkas malpli nun ? ” ” Jen nova ido certe survojas, ” kredis Birk. ” Kaj tiam ŝi baldaŭ tute ĉesos melki. ” ” Tiam ni denove devos trinki nur fontakvon, ” Ronjo diris.

    ” Kaj sen pano ni ankaŭ devos vivi baldaŭ. ” La faruno, kiun Ronjo kunportis de sia hejmo, elĉerpiĝis.

    Ili jam bakis la lastajn malmolajn kukojn sur la varmigitaj ŝtonoj de la fajro. Ankoraŭ estis pano en la groto, sed baldaŭ ili estos tute senpanaj. Malsati ili tamen ne bezonos, estas multaj lagetoj plenaj de fiŝoj, la arbarbirdoj ankaŭ estas multaj. Tetraon aŭ urogalon ili ĉiam povos kapti, se minacos malsato. Herbojn kaj verdajn foliojn, kiuj taŭgas por manĝo, Ronjo kolektis kiel Loviso instruis ŝin. Kaj nun fragoj estis maturaj. Ruĝaj kaj multaj ili brilis ĉie sur la deblovejoj, baldaŭ ankaŭ la mirteloj venos.

    ” Ne, malsati ni ne bezonas, ” Ronjo diris. ” Sed la unuan tagon sen pano kaj sen lakto, ĝin mi ne ŝatas. ” Kaj tiu tago venis pli frue ol ili atendis. Viva respondis fidele, kiam oni vokis ŝin en la vesperoj, sed ŝi ne plu ŝatis, ke oni melkis ŝin, tio estis rimarkebla. Fine Ronjo povis ricevi nur kelkajn gutojn kaj Viva klare montris, ke nun devas sufiĉi.

    Ronjo prenis ŝian kapon inter siaj manoj kaj rigardis en ŝiajn okulojn.

    ” Vi havu dankon Viva, por tiu ĉi tempo. Venontsomere vi havos novan idon, ĉu vi scias tion ? Kaj tiam vi denove havos lakton, sed ĝin via ido havu, ne ni. ” Ronjo karesis la ĉevalinon. Ŝi volis kredi, ke Viva komprenis ŝiajn vortojn, kaj ŝi diris al Birk:
” Ankaŭ vi danku ŝin. ” Kaj tion Birk faris. Longe ili restis ĉe ŝi kaj kiam ili forlasis ŝin, ŝi postsekvis kelkajn paŝojn en la luma somera vespero.

    Estis kvazaŭ ŝi komprenus, ke nun estas fino de tiu stranga travivaĵo, kiun ŝi havis, kiu tute ne similis al ŝia vera ĉevalvivo.

    La malgrandaj homoj, kiuj faris ĉion strangan, nun survojis for de ŝi, kaj ŝi restis staranta iom kaj rigardis post ili, ĝis ili malaperis inter la abioj. Poste ŝi reiris al sia aro.

    Vespere ili kelkfoje vidis ŝin, kiam ili venis rajdi, kaj se ili vokis ŝian nomon ŝi respondis per heno, sed ŝi neniam forlasis la aron por iri al ili. Sovaĝa ĉevalo ŝi estis, dombesto ŝi neniam estos.

    Sed Fripono kaj Sovaĝulo venis fervore kurante, tuj kiam ili ekvidis Ronjon kaj Birkon. Nun ili ne sciis ion pli bonan ol vetkuri kun po unu rajdanto sur siaj dorsoj. Kaj Ronjo kaj Birk havis veran amuzon dum siaj longaj rajdoj diversloke en la arbaroj.

    Sed unu vesperon ili estis atakataj de sovaĝa harpio. La ĉevaloj estis konsternitaj pro terurego. Ili ne lasis sin manovri aŭ direkti. Ronjo kaj Birk povis nur desalti kaj lasi ilin kuri.

    Sen rajdantoj la ĉevaloj ne devis timi. La homojn la harpioj malamis kaj volis puni, ne la bestojn de la arbaro.

    Sed por Ronjo kaj Birk nun estis danĝere. Ili kuregis timegantaj, ĉiu en sia direkto. Ilin ambaŭ la harpio ne povis kapti, sed tion ŝi, pro sia stulteco tamen volos provi, tion ili sciis.

    Kaj tio estis ilia savo. Dum ŝi ĉasis Birkon, Ronjo povis forkuri. Por Birk estis pli malfacile. Sed kiam la harpio furioze serĉadis Ronjon kaj por momento forgesis Birkon, tiam li rapide trovis lokon inter du grandaj ŝtonblokoj. Tie li sidis longe kaj atendis ĉiun sekundon, ke ŝi retrovos lin.

    Sed por sovaĝaj harpioj estas tiel, ke kion ili ne vidas, tio ne ekzistas. Nun ne estis homo, kiun ŝi povus ungograti kaj ŝi flugis furioza supren al la montoj por tion sciigi al siaj kruelaj fratinoj.

    Birk vidis ŝin malaperi kaj kiam li estis certa, ke ŝi ne revenos, li vokis Ronjon. Ronjo rampis el sia kaŝejo sub abio kaj ili rondodancis pro ĝojo pri sia saviĝo. Kia feliĉo, neniu el ili estis mortigita de sovaĝaj harpioj aŭ pelita en la montajn grotojn por vivi kiel kaptito.

    ” En la Matisarbaro oni ne rajtas timi, ” Ronjo diris. ” Sed kun sovaĝaj harpioj flugadantaj ĉirkaŭ la oreloj estas malfacile ne timi. ” Fripono kaj Sovaĝulo ne estis en la proksimeco, tial Ronjo kaj Birk devis piediri la longan vojon al la Ursogroto.

    ” Sed mi povas promeni la tutan nokton, se mi ne estas atakata de sovaĝaj harpioj, ” Birk diris.

    Ili promenis tra la arbaro, manon en mano, kaj multe parolis, gajaj kaj viglaj, kiaj ili estis post la timego. Komencis krepuskiĝi, estis bela somera vespero kaj ili parolis pri tio, kiel agrable oni povas vivi, eĉ se ekzistas sovaĝaj harpioj. Kiel mirinde estis vivi en la libereco de la arbaro, tage same kiel nokte, sub la suno, la luno kaj la steloj kaj dum la trankvila paso de la sezonoj, en la printempo, kiu jam pasis, en la somero kiel nun kaj en la aŭtuna tempo, kiu baldaŭ venos.

    ” Sed la vintro, ” Ronjo diris, kaj poste ŝi silentis.

    Ili vidis pugoniĉjojn, krepuskajn trolojn kaj grizgnomoj scivoleme ŝtelrigardis jen kaj jen de malantaŭ la abioj kaj ŝtonoj.

    ” Krepuskuloj, ” Ronjo diris, ” ili vivas kviete ankaŭ vintre. ” Ŝi silentis.

    ” Fratino mia, nun estas somero, ” Birk diris.

    Kaj Ronjo sentis, ke kompreneble tiel estas.

    ” Ĉi tiun someron mi certe portos en mia memoro tiel longe kiel mi vivos, ” ŝi diris.

    Birk ĉirkaŭrigardis en la krepuska arbaro, kaj li ekhavis strangan senton; kial, tion li ne sciis. Li ne komprenis ke tio, kion li spertis kiel malĝojo en la brusto, estis nur la beleco kaj trankvilo de la somervespero, nenio alia.

    ” Ĉi tiun someron, ” li diris kaj rigardis al Ronjo. ” Jes, ĉi tiun someron ni portos kun ni ĝis la fino de la vivo, tion mi scias. ” Kaj ili venis hejmen al la Ursogroto. Sur la plata ŝtono ekster la groto sidis Klipeto atendante.

   

Ĉapitro 14

    Klipeto sidis tie, platnaza kaj kun hirtaj haroj kaj barbo, tia kiel Ronjo ĉiam konis lin. Nun estis kvazaŭ ŝi neniam estis havinta pli belegan vidon, kaj kun krieto ŝi brakumis lin.

” Klipeto, ho, ĉu vi - vi venis ? ” Ŝi estis tiel ĝoja, ke ŝi balbutis.

    ” Bela vidaĵo ĉi tie, ” diris Klipeto. ” Oni vidas la riveron kaj la arbaron. ” Ronjo ridis.

    ” Jes, oni vidas la riveron kaj la arbaron. Ĉu pro tio vi venis ĉi tien ? ” ” Ne, Loviso sendis min kun pano, ” Klipeto diris. Li malfermis sian ledosakon kaj alprenis kvin grandajn rondajn panojn.

    Tiam Ronjo denove ekkriis:
” Birk, ĉu vi vidas ? Panon ! Ni ricevis panon. ” Ŝi prenis panon kaj tenis ĝin alte, ŝi flaris la odoron, kaj larmoj venis en ŝiajn okulojn.

    ” Pano de Loviso. Mi estas forgesinta, ke tia agrablaĵo ekzistas. ” Ŝi rompis grandan pecon kaj metis ĝin en la buŝon. Ŝi volis doni ankaŭ al Birk, sed li staris tie malgaja kaj senvorta, kaj sen akcepti panon li malaperis en la groton.

    ” Jes, Loviso divenis, ke vi devas esti sen pano je ĉi tiu tempo, ” diris Klipeto.

    Ronjo maĉis, la gusto sentiĝis kiel beataĵo en ŝia buŝo kaj ĝi igis ŝin sopiri al Loviso. Sed nun ŝi devis demandi al Klipeto:
” Kiel Loviso sciis, ke mi troviĝas en la Ursogroto ? ” Klipeto elsnufis.

    ” Vi ja ne kredas, ke via patrino estas stulta ? Kie alie vi estu ? ” Li rigardis penseme al ŝi. Tie ŝi sidis, ilia Ronjo, ilia bela Ronjeto, kaj nur enŝtopis en si panon, kvazaŭ tio estus ĉio, kio interesas ŝin en tiu ĉi vivo. Nun li devas prezenti sian veran komision, devas okazi ruze, tion Loviso estis dirinta, kaj li maltrankviliĝis, ĉar tre ruza ne estis Klipeto.

    ” Vi Ronjo, ” li diris singarde. ” Ĉu vi ne baldaŭ venos hejmen ? ” Brukrako aŭdiĝis el la groto. Tie estis iu, kiu aŭskultis kaj kiu volis, ke Ronjo sciu tion.

    Sed Ronjo ĝuste nun interesiĝis nur pri Klipeto. Estis multo, kion ŝi volis demandi, estis kvazaŭ ŝi ne povus rigardi lin.

    Male, ŝi direktis sian rigardon al la rivero kaj al la arbaro, kaj ŝi demandis mallaŭte, tiel ke Klipeto apenaŭ aŭdis.

    ” Kiel estas en la Matiskastelo nuntempe ? ” Kaj Klipeto respondis, kiel vere estis.

    ” Malgaje estas en la Matiskastelo nuntempe. Venu hejmen, Ronjo. ” Ronjo rigardis al la rivero kaj la arbaro.

    ” Ĉu Loviso sendis vin por diri tion ? ” Klipeto kapjesis.

    ” Jes, estas tre malfacile sen vi, Ronjo. Ĉiuj sopiras, ke vi venu hejmen. ” Ronjo rigardis al la rivero kaj la arbaro, kaj demandis mallaŭte:
” Matiso ? Ĉu ankaŭ li sopiras, ke mi venu hejmen ? ” Klipeto blasfemis.

    ” Tiu satana besto. Kiu scias, pri kio li pensas kaj kion li atendas ? ” Estiĝis silenta momento, poste Ronjo demandis:
” Ĉu li iam parolas pri mi ? ” Klipeto turnis sin, nun li devus esti ruza, tial li silentis.

    ” Diru, kiel vere estas, ” Ronjo diris. ” Ĉu li neniam mencias mian nomon ? ” ” Ne, ” Klipeto diris, kontraŭvole. ” Kaj neniu alia rajtas fari tion, tiel ke li aŭdas ĝin. ” Diable, nun li estis dirinta tion, kion Loviso volis, ke li prisilentu, jes, tio estis ruza.

    Li rigardis petege al Ronjo.

    ” Sed ĉio fariĝos bona, eta amikino, se vi nur venos hejmen. ” Ronjo skuis la kapon.

    ” Mi neniam venos hejmen. Ne tiel longe, ke mi ne estas infano de Matiso. Tion vi povas saluti al li, tiel ke eĥos en la Matiskastelo. ” ” Multan dankon, ” diris Klipeto. ” Tiun saluton eĉ ne Kalva Petro kuraĝus alporti. ” Kalva Petro, li krome nuntempe estis malforta, rakontis Klipeto. Kaj kial li ne estu, kiam ĉio alia estas tiel mizera ? Matiso insultas kaj kriegas konstante, nenio plu taŭgas al li, kaj la rabado malsukcesas. La tuta arbaro svarmas je soldatoj.

    Peljon ili kaptis kaj metis en unu el la kaptitejoj de la inspektisto, kun akvo kaj pano. Tie sidas ankaŭ du el la rabistoj de Borko kaj la inspektisto ĵuris, oni diras, ke ĉiuj rabistoj de la Matisarbaro post unu jaro estos kaptitaj kaj havos sian ĝustan punon.

    ” Kion tio signifas ? ” demandis Klipeto. ” Ĉu mortigon ? ” ” Ĉu li neniam ridas nuntempe ? ” Ronjo demandis.

    Klipeto aspektis mirigita.

    ” Kiu ? Ĉu la inspektisto ? ” ” Mi parolas pri Matiso, ” Ronjo diris.

    Klipeto asertis, ke neniu aŭdis Matison ridi post tiu mateno, kiam Ronjo antaŭ liaj okuloj transsaltis la Faŭkon de l ’ infero.

    Klipeto devis ekiri antaŭ la mallumo. Nun li hejmeniru, kaj li jam timis pro tio, kion li devos diri al Loviso, tial li ankoraŭ unu fojon provis:
” Ronjo, venu hejmen. Faru tion. Jes, venu hejmen. ” Ronjo skuis la kapon, poste ŝi diris:
” Salutu Lovison kaj danku ŝin milfoje pro la pano. ” Klipeto rapide metis la manon en la ledan sakon.

    ” Dio gardu min, mi havas ankaŭ saketon da salo, kiun vi havu. Ne estus bone por mi veni hejmen kun la salo. ” Ronjo prenis la saketon.

    ” Mi havas patrinon, kiu pensas pri ĉio. Ŝi scias, kio estas bezonata por ke oni vivu. Sed kiel ŝi sciis, ke restas nur kelkaj saleroj ? ” ” Eble estas io, kion patrino sentas, ” Klipeto kredis, ” kiam mankas io bezonata por la infanoj. ” ” Nur patrino, kia estas Loviso, ” Ronjo diris.

    Longe ŝi rigardis post Klipeto, kiam li foriris, vidis kiel facilmove li trotis antaŭen sur la mallarĝa irejo laŭ la montflanko. Nur post lia malapero ŝi reiris en la groton.

    ” Do vi ne sekvis lin hejmen al via patro ? ” Birk diris. Li jam kuŝis sur sia abibranĉa ripozejo. Ronjo ne povis vidi lin en la mallumo, sed ŝi aŭdis la vortojn, kaj tio sufiĉis por kolerigi ŝin.

    ” Mi ne havas patron, ” ŝi diris. ” Kaj se vi ne gardos vin, mi povos ankaŭ esti sen frato. ” ” Pardonu min, fratino, se mi estas maljusta, ” Birk diris.

    ” Sed mi ja scias, pri kio vi pensas kelkfoje. ” ” Jes, ” respondis Ronjo el la mallumo. ” Mi iras ĉi tie kaj pensas, ke mi vivis dekunu vintrojn, sed la dekdua mortigos min. Kaj mi tiel volonte volas pluvivi sur la tero. Se vi nur povus kompreni tion. ” ” Forgesu viajn vintrojn, ” Birk diris. ” Nun estas somero. ” Kaj somero estis. Pli kaj pli da somero, tagon post tago, pli klara, pli varma ol iu povis memori. Tiun tagon de tagmeze estis varmege, ili sin banis en la malvarmeta akvo de la rivero. Ili naĝis kaj subakviĝis kiel lutroj kaj lasis sin peli de la kurentoj, ĝis la tondro de la Glupofalo tiom fortiĝis, ke sentiĝis danĝere. La Glupofalo, tie la rivero ĵetis siajn akvoamasojn malsupren de potenca krutego, kaj kun konservita vivo neniu povis sekvi tiun veturon.

    Ronjo kaj Birk sciis, kiam danĝero minacis.

    ” Tuj kiam mi ekvidas de distanco la Glupoblokon, ” Ronjo diris, ” mi scias ke estas vivdanĝero. ” La Glupobloko estis giganta ŝtonbloko meze de la rivero iom antaŭ la akvofalo. Por Ronjo kaj Birk ĝi estis averta marko. Nun ili devis strebi al la bordo, kaj tio estis malfacila kaj peniga.

    Poste ili kuŝis spiregantaj kaj malvarmaj sur la borda platŝtono kaj lasis sin varmiĝi de la suno, dum ili scivole rigardis la lutrojn, kiuj naĝis kaj subakviĝis de la bordo sen laciĝi.

    Kiam la varmo ĉesis vespere, ili iris en la arbaron por rajdi.

    Fripono kaj Sovaĝulo dum kelka tempo ne estis videblaj. La harpio timigis ilin, tiel ke ili timis ankaŭ tiujn, kiuj sidis sur iliaj dorsoj, kiam ili estis persekutataj. Sufiĉe longe ili hezitis, sed nun ili verŝajne forgesis ĉion, nun ili venis kurante kaj volonte denove partoprenis en la vetkurado. Ronjo kaj Birk lasis ilin per kurado forigi la trofervoron kaj ĉirkaŭrajdis poste longe kaj malrapide en sia arbaro.

    ” Tiaj varmetaj somervesperoj estas taŭgaj por rajdo, ” Ronjo diris. Kaj ŝi pensis: Kial ne povas esti somero ĉiam en la arbaro ? Kaj kial mi ne povas esti gaja ?
Ŝi ja amis sian arbaron kun ĉio, kio estis en ĝi, ĉiuj arboj, ĉiuj lagetoj kaj riveretoj, kiujn ili preterpasis, ĉiuj muskaj montetoj, ĉiuj fragejoj kaj mirtelejoj, ĉiuj floroj, ĉiuj bestoj kaj birdoj, kial do sentiĝas tiel melankolie, kaj kial devas iam vintriĝi ?
” Pri kio vi pensas, fratino mia ? ” Birk diris.

    ” Mi pensas, ke... estas krepuskaj troloj sub tiu ĉi ŝtonego, ” Ronjo diris. ” Mi vidis ilin danci tie printempe. Kaj krepuskajn trolojn kaj pugoniĉjojn mi ŝatas, sed ne grizgnomojn kaj sovaĝajn harpiojn, tion vi sciu. ” ” Ne, kiu faras tion ? ” Birk diris.

    Mallumiĝis pli frue nun. La tempo de la lumaj noktoj pasis.

    En la vespero ili sidis ĉe sia fajro kaj vidis palajn stelojn aperi sur la ĉielo. Kaj dum la mallumo densiĝis, pli kaj pli multaj aperis, klaraj kaj brilaj ili lumis super la arbaro. Ankoraŭ estis somera ĉielo, sed Ronjo sciis, kion la steloj diras: Baldaŭ estos aŭtuno.

    ” Ne, harpiojn mi malamas, ” ŝi diris. ” Estas strange, ke ili lasis nin en trankvilo tiel longe. Ili verŝajne ne scias, ke ni loĝas en la Ursogroto. ” ” Tio estas nur pro tio, ke ili havas siajn proprajn grotojn en la montoj aliflanke de la arbaro kaj ne ĉe la rivero, ” Birk diris. ” Kaj la grizgnomoj escepte tenis siajn buŝaĉojn fermitaj, alie ni estus havintaj la harpiojn super nin antaŭ longe. ” Ronjo tremis.

    ” Ne estas bone paroli pri ili, ” ŝi diris. ” Ĉar tiam ni eble logas ilin ĉi tien. ” Fariĝis nokto. Kaj fariĝis mateno, nova varma tago fariĝis.

    Kaj ili sin banis kiel kutime.

    Tiam venis la sovaĝaj harpioj. Ne unu aŭ du sed multaj, granda kruela aro. Subite la aero estis plena da ili. Ili ŝvebis malsupren sur la riveron kaj kriegis kaj blekis.

    ” Ho, ho. Etaj belaj homidoj tie en la akvo, nun sango fluos, ho, ho. ” ” Subakviĝu, Ronjo, ” Birk kriis. Ili subakviĝis kaj naĝis sub la akvo, ĝis ili devis suprenveni por havigi aeron por ne morti.

    Kiam ili vidis la ĉielon malheliĝi pro pli kaj pli da harpioj, ili sciis, ke nun ne estos helpo. Ĉi tiun fojon ili ne povos savi sin.

    La harpioj prizorgas, ke mi ne plu devas esti maltrankvila pri la vintro, pensis Ronjo amare, kiam ŝi aŭdis la senfinajn kriojn.

    ” Etaj belaj homoj tie en la akvo, nun mi ungogratos, nun sango fluos, ho, ho. ” Sed la harpioj ŝatis timigi kaj turmenti, antaŭ ol ili atakis.

    Sufiĉe frue ili ungogratas kaj mortigas, sed preskaŭ same gajige estas rondflugi, krii kaj timigi, atendante signalon, kiu signifas: Nun estas tempo. Kaj la grandharpio, la plej sovaĝa kaj plej kruela el ĉiuj, flugis en vastaj kurboj super la rivero. Ho, ho, ŝi ne devas urĝi. Sed nur atendu, baldaŭ ŝi kiel unua metos siajn pintungojn en unu el tiuj, kiuj baraktas en la akvo.

    Ĉu ŝi prenu tiun kun la nigraj haroj, ĉu ? Tiu kun la ruĝaj haroj ne estas videbla, sed li certe reaperos, ho, ho, multaj pintungoj atendas lin tiam, ho, ho.

    Ronjo subakviĝis kaj revenis denove, spiregis por aero. Ŝiaj okuloj serĉis, kie estas Birk. Ŝi ne vidis lin, nenie ŝi vidis lin, kaj ŝi lamentis malespere. Kie li estas ? Ĉu li dronis ? Ĉu li lasis ŝin sola kun la harpioj ?
” Birk, ” ŝi kriis en sia angoro. ” Birk, kie vi estas ? ” Tiam la grandharpio kriante venis malsupren al ŝi, kaj Ronjo fermis la okulojn... ” Birk, frato mia, kiel vi povas lasi min sola kun la plej terura kaj malfacila ? ” ” Ho, ho, ” kriis la harpio, ” nun sango fluos. ” Sed ankoraŭ iom ŝi volis atendi, nur iom pli, kaj poste... ho, ho. Ŝi faris novan kurbon super la rivero. Kaj subite Ronjo aŭdis la voĉon de Birk.

    ” Ronjo, venu rapide. ” Ventfaligita betulo, ankoraŭ kun verdaj folioj, venis fluante kun la kurento kaj Birk pendis alkroĉigita al ĝi. Ŝi nur malfacile vidis lian kapon super la akvo, sed tie li estis, li ne forlasis ŝin, ho, kia konsolo.

    Se ŝi ne rapidas nun, la kurento rapide pelos lin ekster atingebleco por ŝi. Ŝi subakviĝis kaj naĝis por la vivo... kaj fine ŝi atingis lin. Li etendis la manon kaj tiris ŝin al si, kaj tie ili nun pendis je la sama branĉo, kaŝitaj kiel eblis sub la kaŝanta foliaro de la betulo.

    ” Vi, Birk, ” spiregis Ronjo, ” mi kredis, ke vi dronis. ” ” Ne ankoraŭ, ” Birk diris. ” Sed baldaŭ. Ĉu vi aŭdas la Glupofalon ? ” Ronjo aŭdis la muĝon de la grandaj akvoj, estis la voĉo de la Glupofalo. Al tiu profundo la kurento nun gvidis ilin, ili jam estis tre proksimaj, tion Ronjo sciis, tion ŝi vidis. Kaj la rapideco pliiĝis, la muĝo ankaŭ. Nun ŝi povis senti la nekontraŭstareblan suĉon de la falo. Baldaŭ, baldaŭ ili estos ĵetitaj en veturon, la lasta, tiu kiun oni faras nur unufoje.

    Birk metis la brakon ĉirkaŭ ŝiajn ŝultrojn. Kio ajn okazos, ili estos kune, fratino kaj frato, nun nenio povos disigi ilin.

    Sed la harpio serĉis furioze. Kie estas la hometoj ? Estas ja tempo por komenci gratvundi, kial do ne plu estas homoj ?
Tie estas nur arbo kun densfolia krono rapide fluanta en la kurento. Kio estas kaŝita sub ĝia foliaro, tion ne vidis la harpioj, kaj blekante pro ĉagreno ili ĉirkaŭrflugis kaj serĉis.

    Sed Ronjo kaj Birk estis jam for kaj ne plu aŭdis la blekadon. Ili aŭdis nur la muĝadon, kiu pli kaj pli fortiĝis, kaj ili sciis, ke nun ili estas proksimaj.

    ” Fratino mia, ” Birk diris.

    Tion Ronjo ne aŭdis, sed ŝi rigardis liajn lipojn. Kaj kvankam neniu el ili povis aŭdi eĉ vorton, ili parolis unu kun la alia. Pri tiaj aferoj, kiuj devas esti diritaj antaŭ ol estos tro malfrue. Pri tio, kiel bone estas ami iun, tiel ke oni ne bezonas timi eĉ la plej malfacilan, pri tio ili parolis, kvankam neniu el ili aŭdis eĉ unu vorton.

    Sed poste ili ne plu parolis. Ili nur brakumiĝis kaj fermis la okulojn. Subite venis forta puŝo, kiu igis ilin revekiĝi. La betulo puŝiĝis al la Glupobloko. La puŝo igis ĝin ŝanĝi direkton, kaj antaŭ ol la kurento povis rekapti ĝin, ĝi venis multe pli proksimen al la rivera bordo.

    ” Ronjo, ni provu, ” Birk kriis.

    Li deŝiris ŝin de la branĉo, kie ŝi fikse tenis sin kaj tuj ili ambaŭ troviĝis en la ŝaŭmantaj kirlaĵoj. Nun ĉiu devis batali por si mem, lukti por la vivo kontraŭ la senkompataj kurentoj, kiuj kun ĉiuj fortoj volis peli ilin al la Glupofalo. Ili povis vidi la kvietan akvon apud la bordo tiel proksima. Sed tamen tro fora.

    La Glupofalo tamen venkos, pensis Ronjo. Ŝi ne povis plu.

    Nun ŝi volis rezigni, nur droni, lasi sin peliĝi laŭ la kurentoj kaj malaperi en la Glupofalo.

    Sed antaŭ si ŝi havis Birkon. Li turnis la kapon kaj rigardis ŝin. Fojon post fojo li turnis sin por vidi ŝin, kaj tiam ŝi provis denove. Provis kaj provis, ĝis ŝi ne plu povis.

    Sed tiam ŝi jam estis atinginta la kvietan akvon kaj Birk tiris ŝin kun si al la bordo. Poste ankaŭ li ne plu povis.

    ” Sed ni devas... vi devas, ” li spiregis.

    Kaj en plej ekstrema malespero ili trenis sin supren sur la bordon. Tie en la sunvarmo ili tuj ekdormiĝis sen scii, ke ili estas savitaj.

    Nur kiam la suno estis subirinta ili revenis al la Ursogroto. Kaj tie sur la platŝtono sidis Loviso atendante.

   

Ĉapitro 15

    Infano mia, ” Loviso diris, ” kiel malsekaj viaj haroj estas, ĉu vi naĝis ? ” Ronjo staris senmova kaj rigardis sian patrinon. Tie ŝi sidis apoganta sin al la montovando, solida kaj sekura kiel roko.

Ame Ronjo rigardis ŝin kaj deziris, ke ŝi estus veninta alian fojon. Kiam ajn, sed ne nun. Nun ŝi volonte estus sola kun Birk. Sentiĝis kvazaŭ la animo ankoraŭ flagrus en ŝi post ĉio kruela kaj danĝera, ho, se ŝi nun estus povinta paroli ĝis kvietiĝo kun Birk kaj sola kun li povinta ĝoji pri ilia savo.

    Sed tie nun sidis Loviso, ŝia kara Loviso, kiun ŝi dum longa tempo ne vidis. La patrino ne sentu sin nebonvena.

    Ronjo ridetis al ŝi.

    ” Jes ni iom naĝis, Birk kaj mi. ” Birk. Nun ŝi vidis, ke li jam survojas en la groton, kaj tion ŝi ne volis. Tio nepre ne okazu, ŝi postkuris lin kaj demandis mallaŭte:
” Ĉu vi ne venos saluti mian patrinon ? ” Birk rigardis malvarme al ŝi.

    ” Neinvititajn gastojn oni ne salutas, tion instruis al mi mia patrino tiam, kiam ŝi portis min ĉe sia brusto. ” Ronjo ekspiris. Turmentis ŝin tiel sovaĝe koleriĝi kaj tiel sovaĝe malesperi. Tie li staras, Birk, kaj rigardas ŝin per glacimalvarmaj okuloj, la sama Birk, kiu ĵus estis tiel proksima, kaj kiun ŝi volis sekvi eĉ en la Glupofalon. Nun li perfidis ŝin kaj fariĝis fremdulo, ho kiel ŝi abomenis lin pro tio, neniam antaŭe ŝi sentis tian koleregon. Kaj ne nur Birkon ŝi abomenis, se ŝi pripensis. Ĉion ŝi abomenis, precipe ĉion, ĉion kaj ĉiujn, kiuj gratis kaj ŝiris en ŝi, tiel ke ŝi povas krevi, Birkon kaj Lovison kaj Matison kaj la harpiojn kaj la Ursogroton kaj la arbaron kaj la vintron kaj la someron, kaj tiun Undison, kiu instruis al Birk sensencaĵojn, kiam li estis suĉinfano, kaj tiujn sovaĝajn harpiojn, ne, ne, atendu, ilin ŝi ja jam menciis. Sed estis ankoraŭ aliaj aferoj, kiujn ŝi abomenis tiel, ke ŝi povus krii, kvankam ŝi ĝuste nun forgesis, kio estas, sed kriegi ŝi volis, kaj ŝi kriegos, tiel ke larĝmontoj fendiĝos.

    Ne, nun ŝi ne kriegis, ŝi nur siblis al Birk antaŭ ol li malaperis en la groton: ” Estas domaĝe, ke via patrino ankaŭ ne instruis al vi iom da deca bonkonduto. Kiam ŝi tamen okupiĝis pri instruado. ” Ŝi reiris al Loviso kaj provis klarigi. Birk estas laca, ŝi diris, poste ŝi silentis. Ŝi eksidis apud sia patrino, kaj kun la vizaĝo kaŝita sur la genuoj de Loviso ŝi ploris, ne tiel, ke la montoj fendiĝis, nur mallaŭtan ploreton, kiu ne aŭdiĝis.

    ” Vi scias, kial mi venis, ” Loviso diris, kaj Ronjo murmuris dum sia ploro.

    ” Ne por doni al mi panon, ĉu ? ” ” Ne, ” diris Loviso kaj karesis ŝiajn harojn, ” panon vi havos, kiam vi venos hejmen. ” Ronjo plorĝemis: ” Mi neniam venos hejmen. ” ” Jes, tiam la rezulto estos, ke Matiso saltos en la riveron, ” Loviso diris kviete.

    Ronjo levis la kapon.

    ” Ĉu li saltos en la riveron pro mi ? Li eĉ ne mencias mian nomon. ” ” Ne kiam li estas veka, ” diris Loviso. ” Sed ĉiun nokton li ploras kaj vokas vin. ” ” Kiel vi scias tion ? ” Ronjo demandis. ” Ĉu li denove dormas kun vi nun ? Ĉu li ne plu dormas kun Kalva Petro ? ” ” Ne, ” diris Loviso. ” Kalva Petro ne eltenis lin. Kaj ankaŭ mi apenaŭ povas. Sed iun li devas havi por manpremi, kiam estas plej malfacile. ” Ŝi longe silentis. Poste ŝi diris:
” Sciu, ke estas malfacile vidi iun esti tiel terure turmentata. ” Ronjo sentis, ke ŝi volas eksplodi nun, en tiu ploro, kiu igus la montojn diskrevi. Sed ŝi kunmordis la dentojn kaj demandis kviete:
” Loviso, se vi estus infano kaj havus patron, kiu neas vin tiel forte, ke li eĉ ne volas diri vian nomon, ĉu vi tamen reirus al li ? ” Loviso iom pripensis.

    ” Ne, tion mi ne farus. Li devus peti min pri tio. Tion li devus. ” ” Kaj tion neniam Matiso faros, ” Ronjo diris.

    Ŝi denove kaŝis sian vizaĝon sur la genuoj de Loviso kaj malsekigis ŝian raspan lanan jupon per mallaŭtaj larmoj.

    Vesperiĝis kaj mallumiĝis, ankaŭ la plej malfacilaj tagoj finiĝas.

    ” Iru dormi, Ronjo, ” diris Loviso. ” Mi restas ĉi tie kaj dormos iomete jen kaj jen kaj kiam lumiĝos, mi iros hejmen. ” ” Mi volas ekdormi en viaj brakoj, ” Ronjo diris. ” Kaj vi kantu la Lupokanton. ” Ŝi memoris, kiel ŝi mem provis kanti la Lupokanton al Birk.

    Sed je tio ŝi baldaŭ laciĝis, kaj ankoraŭfoje en ĉi tiu vivo ŝi ne intencis kanti al li, tio estis certa.

    Sed Loviso kantis, kaj tiam la mondo fariĝis tia, kia ĝi devus esti. Ronjo reiris en la profundan kvieton de la infanaĝo kaj kun la kapo sur la genuoj de Loviso ŝi ekdormis sub la steloj kaj vekiĝis nur kiam lumiĝis.

    Tiam Loviso estis foririnta. Sed sian grizan ŝalon ŝi ne estis kunpreninta, per ĝi ŝi ĉirkaŭvolvis Ronjon. Ronjo sentis la varmon de ĝi tuj kiam ŝi vekiĝis, kaj ŝi enspiris la odoron.

    Jes, jen Loviso, ŝi pensis, ŝia ŝalo odoras iom simile al tiu leporido, kiun mi havis.

    Ĉe la fajro kaŭris Birk kun la kapo sur la brakoj, la ruĝa kuprohararo kaŝis lian vizaĝon. Tie li sidis kaj aspektis tiel senkonsole soleca, ke Ronjo sentis turmenton en la brusto.

    Nun ŝi forgesis ĉion alian kaj kun la ŝalo treniĝanta post ŝi, ŝi iris al li. Sed ŝi iom hezitis, eble li volis esti en trankvilo.

    Fine ŝi devis tamen demandi:
” Kio estas, Birk ?
Li levis la kapon kaj ridetis.

    ” Mi sidas ĉi tie kaj malĝojas, fratino mia. ” ” Kial do ? ” ŝi demandis.

    ” Mi malĝojas pro tio, ke vi estas fratino mia, tute kaj plene, nur kiam la Glupofalo vokas vin, sed ne alie. Ne kiam via patro vokas per siaj diversaj senditoj, kaj tial mi kondutas kiel kanajlo, pro tio mi malĝojas, se vi volas tion scii. ” Kiu ne malĝojas, pensis Ronjo. Ĉu mi ne devas malĝoji, kiu ne povas kontentigi iun ?
” Sed mi ne povas kun justo riproĉi vin pro tio, ” daŭrigis Birk. ” Estas kiel devas esti, tion mi scias. ” Ronjo rigardis timeme al li.

    ” Ĉu vi tamen volas esti mia frato ? ” ” Jes, ĝuste tiel estas, ” Birk diris. ” Mi estas via frato tute kaj ĉiam, kaj tion vi scias. Sed nun vi ankaŭ sciu, kial mi volas havi tiun ĉi someron en kvieto sen senditoj de la Matiskastelo, kaj tial mi ne povas paroli pri la vintro. ” Vere estis nenio, kion Ronjo pli volonte volis scii. Multe ŝi pensis, kial Birk ŝajne tute ne maltrankvilis pro la vintro.

    ” Estas somero nun, fratino mia, ” tion li diris tiel kviete, kiel se vintro neniam povos veni.

    ” Ni havas nur ĉi tiun someron, mi kaj vi ! ” Birk diris. ” Kaj kun mi estas tiel, ke mi ne multe emas vivi, se vi ne estas kun mi. Kaj kiam vintro venos, vi ne estos ĉe mi. Tiam vi reiros al Matiskastelo. ” ” Kaj vi mem ? ” Ronjo demandis, ” kie vi estos ? ” ” Ĉi tie, ” Birk diris. ” Kompreneble mi povus almozpeti permeson reveni al Borka fortikaĵo, oni ne forpelos min, tion mi scias. Sed por kio utilos. Vin mi tamen malhavus. Mi ne povus vidi vin. Tial mi restos en la Ursogroto. ” ” Kaj frostmortos ? ” Ronjo diris.

    Birk ekridis. ” Eble jes aŭ eble ne. Mi pensis, ke per skioj vi jen kaj jen povus veni kun iom da pano kaj salo kaj kun mia lupofela pelto, se vi povus rabi ĝin el la Borka fortikaĵo. ” Ronjo skuis la kapon.

    ” Se estos kiel pasintvintre, mi ne multe skios. Tiam mi eĉ ne povos preterpasi la Lupokaptilon. Kaj se estos tia vintro kaj vi loĝos en la Ursogroto, tiam la vivo estos finita por vi, Birk Borkofilo. ” ” Estu kiel estos, ” Birk diris. ” Sed estas somero nun, fratino mia. ” Ronjo rigardis lin serioze.

    ” Somero aŭ vintro. Kiu diras, ke mi reiros al Matiskastelo ? ” ” Tion mi faris, ” Birk diris. ” Eĉ se mi mem devos porti vin tien. Frostmorti mi intencas sola, se nun estos tiel. Sed nun estas somero, mi diris. ” Eterna ne estas la somero kaj tion Ronjo sciis. Sed nun ili komencis vivi kvazaŭ tiel estus, kaj kiel eble ili retenis ĉiujn turmentajn vintropensojn. Ĉiun tagon de aŭroro ĝis krepuskiĝo kaj nokto ili volis uzi kaj ĝui. Tagoj venis kaj pasis, ili vivis en somera ĝojebrio sen maltrankviliĝi. Ankoraŭ iom da tempo ili havis.

    ” Kaj ĝin neniu detruu, ” Birk diris.

    Kaj Ronjo samopiniis.

    *Ni ensuĉas someron kiel abeloj suĉas mielon, ” ŝi diris. ” Mi kolektas grandan somerbulon, per kiu mi povos vivi kiam...

    Kiam ne plu estos somero. Ĉu vi scias, kio estas en ĝi ? ” Kaj tion ŝi rakontis al Birk.

    ” Estas miksaĵo de sunleviĝoj kaj mirtelujoj plenaj de beroj kaj la lentugoj sur viaj brakoj kaj la lunlumo super la rivero vespere, kaj la stelĉieloj kaj la arbaro en tagmeza varmo, kaj la sunlumo sur la pinoj, kaj etaj vesperaj pluvoj kaj similaj aferoj kaj sciuroj kaj vulpoj, kaj leporoj kaj alkoj kaj ĉiuj sovaĝaj ĉevaloj, kiujn ni konas, kaj kiam ni naĝas, kaj kiam ni rajdas en la arbaro, jes, vi aŭdas ke estas tuta bakaĵo de ĉio, kio estas somero. ” ” Vi estas bona somerbakistino, ” Birk diris. ” Daŭrigu tion. ” De mateno ĝis vespero ili troviĝis en sia arbaro. Ili fiŝkaptis kaj ĉasis, kion ili devis havi por sia vivtenado, sed krome vivis en paco kun ĉio vivanta ĉirkaŭe. Ili travagis vastajn terenojn por rigardi bestojn kaj birdojn, ili grimpis en montoj kaj arboj, ili rajdis kaj naĝis en lagetoj en la arbaro, kie ne ĝenis harpioj, kaj la somertagoj pasis.

    La aero fariĝis pli klara kaj malpli varma. Venis du - tri malvarmaj noktoj, kaj subite betulo ĉe la rivero havis flavajn foliojn en la supro. Ili rimarkis tion, kiam ili sidis ĉe sia fajro en frua mateno, sed ili diris nenion pri tio.

    Kaj novaj tagoj venis kun ĉiam pli da akreco kaj klareco en la aero. Oni povis vidi tre vaste super la verdaj arbaroj sed ankaŭ kiom multe da flavo kaj ruĝo nun estis en la verdaĵo, kaj baldaŭ la tuta riverkrutaĵo flamis en oro kaj ruĝo. Ili sidis ĉe la fajro kaj vidis, ke la vidaĵo estas bela, sed ili menciis nenion pri tio.

    Venis pli da nebulo super la rivero ol antaŭe. Kaj unu vesperon, kiam ili devis iri al la fonto por havigi akvon, leviĝis peza nebulo super la arbaro. Subite ili troviĝis en plej densa nebulo. Birk flankenmetis la akvujon kaj prenis fortege la brakon de Ronjo.

    ” Kio estas ? ” Ronjo diris. ” Ĉu vi timas la nebulon ? Ĉu vi ne kredas, ke ni trovos la vojon hejmen ? ” Birk ne rakontis, kion li timas. Sed li atendis. Kaj jen venis fore el la arbaro tiu lamentanta kanto, kiun li tiel bone konis.

    Ronjo staris senmova kaj aŭskultis.

    ” Ĉu vi aŭdas ? Estas la subteraj, kiuj kantas. Fine mi aŭdas ilin. ” ” Ĉu vi neniam pli frue aŭdis ilin ? ” demandis Birk.

    ” Ne, neniam, ” Ronjo diris. ” ili volas logi nin en la subteron, ĉu vi scias ? ” ” Tion mi scias, ” Birk diris. ” Ĉu vi volus sekvi ilin tien ? ” Ronjo ridis:
” Mi ja ne estas freneza. Sed Kalva Petro diras... ” Tie ŝi eksilentis.

    ” Kion diras Kalva Petro ? ” ” Ah, ne gravas, ” Ronjo diris.

    Dum ili staris tie atendante, ke la nebulo leviĝu, tiel ke ili povus reiri hejmen, ŝi pripensis kion diris Kalva Petro.

    ” Kiam la subteraj aperas en la arbaro kaj kantas, tiam oni scias, ke estas aŭtuno. Kaj poste estos baldaŭ vintro, ho, ho. ”

Ĉapitro 16

    Kalva Petro pravis. Kiam la subteraj aperis en la arbaro kun siaj lamentokantoj, tiam estis aŭtuno. Eĉ se Birk kaj Ronjo ne volis konsenti. Malrapide la somero formortis, la aŭtunaj pluvoj venis tiel turmente persistaj, ke eĉ Ronjo malbonfartis, kvankam ŝi kutime ŝatis pluvojn. Tagon post tago ili sidis en la groto aŭdante la senĉesan plaŭdadon ekstere sur la platŝtono. En tia vetero oni eĉ ne povis vivteni la fajron, kaj ili frostis tiel, ke ili fine devis iri en la arbaron por varmigi sin per kurado, iom pli varmaj ili fariĝis kaj tre malsekaj. Revenintaj en la groton ili deprenis la malsekajn vestojn, kaj envolvitaj en siaj felkovriloj ili sidis kaj serĉadis la plej etan lumiĝon sur la ĉielo. Sed ĉio, kion ili vidis, estis muro de pluvo.

” Pluvegan someron ni havas, ” Birk diris. ” Sed pliboniĝos. ” Tiel ne estis. Plimalboniĝis. La malvarmo venis. Tagon post tago iĝis pli malvarme. Ne plu estis eble forpuŝi vintrajn pensojn, almenaŭ Ronjo ne povis. Ŝi havis inkubsonĝojn nokte.

    Unu nokton ŝi vidis Birkon kuŝi en neĝo kun blanka vizaĝo kaj kun prujno en la haroj. Ŝi vekiĝis kun krio. Estis jam mateno kaj Birk prizorgis la fajron. Ŝi kuregis al li kaj kvietiĝis vidante, ke li havas sian kutiman ruĝan hararon sen prujno.

    Sed la arbaroj aliflanke de la rivero estis nun por la unua fojo blankaj pro frosto.

    ” Ni havas frostan someron, ” Birk diris kaj ridetaĉis.

    Ronjo rigardis lin indigne. Kiel li povas esti tiel kvieta ? Kiel li povis paroli tiel facilanime ? Ĉu li neniam komprenas ? Ĉu li tute maltaksas sian mizeran vivon ? Oni ne rajtas timi en la Matisarbaro, tion ŝi sciis, sed nun ŝi komencis tion fari, tiel terure timi tion, kio povos okazi, kiam la vintro venos.

    ” Mia fratino ne estas gaja, ” Birk diris. ” Estas jam tempo por ŝi foriri de ĉi tie kaj sin varmigi ĉe alia fajro ol mia. ” Tiam ŝi reiris en la groton kaj kuŝiĝis sur sian kuŝejon. Alian fajron — ŝi ja ne havas alian fajron al kiu ŝi povus veni ol tiun en la ŝtonhalo, ŝi pensis, kaj kompreneble ŝi povus sopiri al ĝi en ĉi tiu kanajla glacimalvarmo, ho, kiel ŝi sopiris ankoraŭ foje en ĉi tiu vivo varmiĝi. Sed al la Matiskastelo ŝi ne povis veni, kiam ŝi ne estas infano de Matiso. La hejma fajro neniam plu varmigos ŝin, tion ŝi sciis. Tiam estis kiel estis.

    Estu kiel estos. Ne helpis cerbumi, kiam nun neniu solvo estas.

    Ŝi vidis, ke la akvujo estas malplena. Tiam ŝi devas iri al la fonto por havigi akvon.

    ” Mi venos tuj, kiam mi sukcesis ekbruligi la fajron, ” Birk kriis post ŝi.

    Ronjo ektrotis la mallarĝan vojeton laŭ la montoflanko. Tie oni devis esti singarda por ne fali malsupren. Poste ŝi kuris la mallongan parton tra la arbaro inter betuloj kaj abioj ĝis la maldensejo, kie estis la fonto. Tie sidis Matiso, li kaj neniu alia. La nigran krispan kapon ŝi rekonis tiel ke la koro ektremis en ŝi. Kaj nun ŝi ekploris, ŝi staris tie inter la betuloj kaj ploris mallaŭte por si mem. Tiam ŝi vidis, ke ankaŭ Matiso ploras, jes, ĝuste kiel tiun fojon en ŝia sonĝo li sidis nun sola en la arbaro kaj malgajis kaj ploris. Ankoraŭ li ne rimarkis ŝin, sed nun li levis la kapon kaj ekvidis ŝin. Tiam li levis sian brakon antaŭ la okulojn por kaŝi siajn larmojn, tiel senhelpe kaj malespere, ke ŝi ne eltenis vidi tion. Kun krio ŝi kuregis al li kaj ĵetis sin en liajn brakojn.

    ” Mia infano, ” flustris Matiso. ” Mia infano. ” Poste li vokis kun forta voĉo:
” Mi havas mian infanon. ” ” Ĉu mi estas via infano nun, Matiso ? Ĉu mi vere denove estas via infano ? ” Kaj Matiso ploris kaj respondis:
” Jes, kiel vi ĉiam estis, Ronjo mia. Mia infano, pri kiu mi ploris dum tagoj kaj noktoj. Mia Dio, kiel mi suferis ! ” Li tenis ŝin iom for de si, tiel ke li povis vidi ŝian vizaĝon kaj demandis humile:
” Ĉu estas vere kiel Loviso diras, ke vi venos hejmen, se mi nur petas vin ? ” Ronjo silentis, kaj en tiu momento ŝi ekvidis Birkon. Inter la betuloj li staris, pala en la vizaĝo kaj kun malĝojo en siaj okuloj. Tiel malfeliĉa li ne estu, Birko, frato mia, kion vi pensas, kiam vi aspektas tiel ?
” Ĉu estas vero, Ronjo, ĉu vi venos hejmen kun mi nun ? ” demandis Matiso denove.

    Ronjo silentis kaj rigardis al Birk. Birk, frato mia, ĉu vi memoras la Glupofalon ?
” Venu Ronjo, nun mi iros, ” Matiso diris.

    Kaj Birk, kie li staris, sciis ke nun estas tempo. Tempo por adiaŭi kaj redoni Ronjon al Matiso kun danko por la prunto.

    Tiel devas ja okazi, li mem deziris tion. Kaj li jam longe scias tion. Kial tio tiel suferigas lin ? Ronjo, vi ne komprenas kiel tio sentiĝas, sed faru tion rapide. Iru nun.

    *Sed mi ja ankoraŭ ne petis vin, ” Matiso diris. ” Tion mi faros nun. Mi petas vin tion tutkore, Ronjo, revenu hejmen al mi. ” Pli malfacilan elekton mi neniam en mia vivo havis, pensis Ronjo. Ŝi devas diri tion nun, ŝi rompos la koron de Matiso, tion ŝi sciis, sed ŝi devas diri tion. Ke ŝi volas resti ĉe Birk.

    Ke ŝi ne povas lasi lin sola por frostmorti en la vintra arbaro.

    Birk, frato mia, en vivo kaj morto nenio povas disigi nin, ĉu vi scias tion ?
Nur nun Matiso ekvidis Birkon, kaj tiam li peze ĝemis. Sed poste li vokis:
” Birk, Borkofilo, venu ĉi tien. Mi volas paroli vorton kun vi. ” Birk proksimiĝis kontraŭvole kaj ne pli ol estis necese. Li rigardis obstine al Matiso kaj demandis:
” Kion vi volas ? ” ” En la vero bastoni vin, ” Matiso diris. ” Sed tion mi ne faros. Male mi petas vin tutkore: Sekvu min hejmen al la Matiskastelo nun. Ne estas tiel, ke mi ŝatas vin, ne kredu tion.

    Sed tion faras mia filino, tion mi komprenis, kaj eble ankaŭ mi povos lerni tion. Mi havis tempon pripensi tion kaj alion. ” Kiam malkovriĝis al Ronjo tio, kion li diris, tiam komencis pepeti en ŝi. Ŝi sentis, kiel io solviĝas. Tiu malagrabla glacibulo, kiun ŝi portadis interne lastatempe, kiel povis ŝia patro per nur kelkaj vortoj igi ĝin degeli kiel en printempa rivereto ? Kiel povis tiel rapide okazi, ke ŝi ne devas elekti inter Birk kaj Matiso ? Tiuj du, kiujn ŝi amas, nun ŝi ne devas malhavi iun el ili.

    Okazis miraklo, ĝuste ĉi tie kaj ĝuste nun. Plena de ĝojo kaj amo kaj dankemo ŝi rigardis al Matiso kaj al Birk. Tiam ŝi rimarkis, ke li tute ne estas ĝoja. Li nur aspektas konsternita kaj suspektema, kaj ŝi ektimis. Tiel obstinaĉa kaj malafabla kiel li povas esti, pensu, se li volus kompreni ŝian propran avantaĝon, pensu, se li nun ne volas kunveni.

    ” Matiso, ” ŝi diris, ” mi devas paroli sola kun Birk. ” ” Kial ? ” demandis Matiso. ” Nun mi iros rigardi mian malnovan Ursogroton dumtempe. Sed rapidu, ĉar nun ni iru hejmen. ” ” Nun ni iru hejmen, ” Birk diris ironie, kiam Matiso malaperis. ” Kia hejmo ? Ĉu li kredas ke mi estos punbubo de la Matisrabistoj ? Neniam en la vivo. ” ” Punbubo. Kiel stulta vi estas, ” Ronjo diris, kaj nun ŝi estis furioza. ” Ĉu vi preferas frostmorti en la Ursogroto ? ” Birk silentis iom. Poste li diris:
” Jes, mi kredas tion. ” Tiam Ronjo malesperis.

    ” La vivo estas io, kion oni devas zorgeme flegi, ĉu vi ne komprenas ? Se vi restos en la Ursogroto dum la vintro, tiam vi perdigos vian vivon, kaj mian. ” ” Kial vi diras tiel ? ” demandis Birk. ” Kiel mi povas perdigi vian vivon ? ” Tiam Ronjo kriis malespere kaj furioze:
” Ĉar tiam mi restos ĉe vi, ŝafkapulo. Ĉu vi volas aŭ ne. ” Birk silentis kaj longe rigardis ŝin, poste li diris:
” Ĉu vi scias, kion vi nun diras, Ronjo ? ” ” Tion mi scias, ” kriis Ronjo. ” Ke nenio povos disigi nin. Kaj tion vi ankaŭ scias, ŝafkapulo. ” Tiam Birk ridetis sian plej luman rideton, kaj li estis bela, kiam li ridetis.

    ” Perdigi vian vivon mi absolute ne volas, fratino mia. Tio estus la lasta, kion mi volus fari. Mi sekvos vin kien ajn vi iros.

    Eĉ se mi devas vivi inter Matisrabistoj ĝis mi sufokiĝos. ” Ili jam estingis la fajron kaj kunpakis ĉion. Nun ili forlasis la Ursogroton, kaj tio estis malfacila. Sed Ronjo flustris al Birk, por ke Matiso ne aŭdu kaj senbezone maltrankviliĝu.

    *Venontan printempon ni revenos kaj ekloĝos ĉi tie. ” ” Jes, ĉar tiam ni ja daŭre vivos, ” Birk diris kaj ŝajnis esti ĝoja pro tio.

    Matiso estis ankaŭ ĝoja. Li iris antaŭ ili tra la arbaro kaj kantis, tiel ke ĉiuj sovaĝaj ĉevaloj en ilia vojo timigitaj fuĝis inter la arbojn, ĉiuj, kun la escepto de Fripono kaj Sovaĝulo.

    Ili staris senmovaj kaj atendis kaj certe kredis, ke nun okazos vetkurado.

    ” Ne hodiaŭ, ” Ronjo diris kaj karesis sian ĉevalon. ” Sed eble morgaŭ jam. Eble ĉiujn tagojn, se ne venos tro multe da neĝo. ” Kaj Birk karesis Sovaĝulon.

    ” Jes, mi revenos. Nur konservu la vivon. ” Ili vidis, ke la ĉevaloj jam ricevis pli densajn hararojn, baldaŭ ili fariĝos vilaj por ŝirmi sin kontraŭ malvarmo. Fripono kaj Sovaĝulo ankaŭ vivos ĝis la printempo.

    Sed Matiso pluiris en la arbaro antaŭ ili kantante, nun ili urĝis por atingi lin. Post longa irado ili proksimiĝis al la Lupokaptilo. Tie Birk haltis.

    ” Matiso, ” li diris, ” mi volas unue hejmen al la Borka fortikaĵo por vidi kiel fartas Undiso kaj Borko. Sed mi ŝuldas al vi multan dankon pro tio, ke mi povas veni al vi kaj renkonti Ronjon ĉiam, kiam mi volas. ” ” Jes, jes, ” Matiso diris, ” ne estas facile por mi, sed venu. ” Poste li ekridis:
” Ĉu vi scias, kion diras Kalva Petro ? Tiu stultulo kredas, ke la inspektisto kaj la soldatoj fine venkos, se ni ne gardos nin.

    Kaj tial estos saĝe, li diras, se la Matisorabistoj kaj la Borkorabistoj unuiĝos, jes, frenezajn elpensaĵojn li havas multnombre, tiu maljuna frenezulo. ” Li rigardis kompateme al Birk.

    ” Estas domaĝe, ke vi havas tian fekulon kiel patron, alie oni eble povus pripensi la aferon. ” ” Fekulo vi povas esti mem, ” Birk diris amike, kaj Matiso ŝate ridetis.

    Birk donis la manon al Ronjo. Ĉi tie malsupre de la Lupokaptilo ili kutimis disiĝi.

    ” Ni revidos nin, rabista filino. Ĉiujn tagojn, tion vi scias, fratino mia. ” Ronjo kapjesis.

    ” Ĉiujn tagojn, Birk Borkofilo. ” Fariĝis tute silente inter la rabistoj en la ŝtonhalo, kiam Matiso kaj Ronjo envenis. Neniu kuraĝis ĝojokrii, jam de longe ilia ĉefo ne permesis ĝojkrion en la Matiskastelo. Nur Kalva Petro faris por lia aĝo nenature altan ĝojsalton, kaj tiam hazarde aŭdigis sian furzon. Sed tion li lasis kviete pasi.

    ” Ian saluton mi devas okazigi, kiam homoj venas hejmen, ” li diris. Kaj pro tio Matiso ridegis tiel forte kaj longe, ke la rabistoj ekhavis larmojn en la okuloj pro feliĉo. Estis la unua rido de Matiso, kiun oni aŭdis post la malfeliĉa mateno de la Faŭko de l ’ infero, kaj la rabistoj rapidis partopreni. Ili ridegis tiel, ke ili kliniĝis, ĉiuj ridis, ankaŭ Ronjo.

    Sed nun Loviso venis el la ŝafejo, kaj tiam ĉiuj eksilentis.

    Ne estis dece ridi kiam oni vidis patrinon akcepti sian perditan, ĵus hejmenvenintan infanon, tio plorigis ankaŭ la rabistojn.

    ” Loviso, ĉu vi povas enigi la grandan lavkuvon por mi ? ” Ronjo demandis. Loviso kapjesis.

    ” Mi jam varmigis akvon. ” ” Tion mi kredas pri vi, ” Ronjo diris. ” Vi estas tia patrino, kiu pensas pri ĉio. Kaj pli malpuran infanon vi neniam vidis. ” ” Ne, neniam, ” diris Loviso.

    Ronjo kuŝis en sia lito sata, purigita kaj varma. Ŝi manĝis Lovisan panon kaj trinkis stofon da lakto, kaj poste Loviso frotegis ŝin en la lavkuvo, tiel ke la haŭto ardis. Nun ŝi kuŝis tie en la kutima lito kaj vidis inter la kurtenoj kiel la fajro malrapide forbrulas sur la fajrujo. Tio estis kiel kutimis esti. Loviso kantis la lupokanton al ŝi kaj Matiso. Estis tempo por ekdormi. Kaj Ronjo estis dormema, sed ŝiaj pensoj vagadis.

    En la Ursogroto, tie nun estas sufiĉe malvarme, ŝi pensis. Kaj ĉi tie mi kuŝas kaj estas varma ĝis la piedfingroj. Ĉu ne estas strange, ke oni povas fariĝi tiel feliĉa pro tia malmulto ? Poste ŝi pensis pri Birk kaj pri lia vivo tie en la Borka fortikaĵo.

    Estu li varma ĝis la piedfingroj, ankaŭ li, ŝi pensis kaj fermis la okulojn. Pri tio mi demandos lin morgaŭ.

    Regis silento en la ŝtonhalo. Sed tiam venis maltrankvila voko de Matiso:
” Ronjo. ” ” Kio estas, ” ŝi murmuris duondormante.

    ” Mi volis nur aŭdi, ĉu vi vere estas tie, ” Matiso diris.

    ” Certe mi estas ĉi tie, ” murmuris Ronjo. Poste ŝi ekdormis.

   

Ĉapitro 17

    La arbaro, kiun Ronjo amis, ankaŭ la aŭtuna arbaro, la vintra arbaro, nun ĝi denove estis ŝia amiko, kiel ĝi ĉiam estis. Lastatempe en la Ursogroto ŝi sentis ĝin minaca kaj malamika. Nun ŝi rondrajdis kun Birk en la frosta arbaro, kiu donis al ŝi nur ĝojon, kaj ŝi klarigis tion al Birk:
” Se oni nun scias, ke oni fariĝas varma ĝis la piedfingroj, kiam oni venos hejmen, tiam oni povas esti en la arbaro en ĉiuj veteroj, sed ne se oni devas kuŝi kaj hui en malvarma groto poste. ” Kaj Birk, kiu intencis travintri en la Ursogroto, estis nun sufiĉe kontenta povi sin varmigi ĉe la fajro hejme en la Borka fortikaĵo.

Tie li devas loĝi, tion li komprenis, ankaŭ Ronjo. Alie la malamikeco en la Matiskastelo profundiĝos.

    ” Kaj ĉu vi scias, ili fariĝis tiel supermezure gajaj, Undiso kaj Borko, kiam mi venis, ” Birk diris. ” Neniam mi povis kredi, ke ili tiom interesiĝas pri mi. ” ” Jes, vi rajtas loĝi ĉe ili, ” Ronjo diris. ” Ĝis la printempo. ” Por Matiso estis ankaŭ taŭge, ke Birk loĝis en sia hejmo.

    ” Jes, jes, ” li diris al Loviso. ” Tiu ŝtelisthundeto povas veni kaj foriri ĉi tie laŭplaĉe. Ni ja invitis lin al ni. Sed estas ripozo ne vidi konstante lian ruĝan kapaĉon. ” La vivo en la Matiskastelo pasis, kaj tie nun denove estis gaje. La rabistoj kantis kaj dancis kaj Matiso ridis sian bruan ridon same kiel pli frue.

    Sed sama kiel pli frue tamen ne estis la rabista vivo. La batalo kontraŭ la inspektistaj soldatoj akriĝis. Matiso sciis, ke nun ili vere minacas lin. Kaj kial, tion li rakontis al Ronjo:
” Nur pro tio, ke en malluma nokto ni liberigis Peljon el la mizera kaptitejo, kie li sidis, kaj samtempe du el la ŝtelisthundoj de Borko. ” ” Klipeto kredis, ke Peljo estis pendigota, ” Ronjo diris.

    ” Miajn rabistojn neniu pendigas, ” Matiso diris. ” Kaj nun ni instruis al tiu fripona inspektisto, ke rabistojn oni ne havas tie, kie oni metis ilin. ” Sed Kalva Petro skuis heziteme sian kalvan kapon.

    ” Tial ni ankaŭ havas soldatojn kiel ĉevalmuŝojn en la tuta arbaro. Kaj la inspektisto fine venkos. Matiso, kiom ofte mi diru tion ? ” ” Jen li denove estas Kalva Petro, kun sia admonaĉado pri tio, ke Matiso kaj Borko devas repaciĝi, antaŭ ol estos tro malfrue. Unu sola forta rabistaro eble povus trakti la inspektiston kaj ĉiujn liajn soldatojn, sed ne du aroj, kiuj foruzas sian tempon trompante unu la alian kaj luktas pri rabaĵo kiel lupoj pri viandopecoj, ” diris Kalva Petro.

    Tion Matiso ne ŝatis aŭdi. Estis sufiĉe, ke li mem iam kaj tiam timetis.

    ” Vi parolas laŭ via prudento, maljunulo, ” Matiso diris. ” Vi ja pravas en unu vidpunkto. Sed kiu laŭ vi estu ĉefo de tiu rabistaro ? ” li mokridis. ” Ĉu Borko ? Mi, Matiso estas la plej potenca kaj forta rabisto en ĉiuj montoj kaj arbaroj kaj intencas resti tia. Sed ne estas certe, ke Borko komprenas tion. ” ” Do, montru al li tion, ” diris Kalva Petro. ” Duopan lukton kun li vi ja devas gajni, vi granda bovo. ” Ĝuste tion Kalva Petro estis elpensinta en solecaj ruzaj momentoj. Duopa lukto, kiu povos konvinki Borkon pri lia loko kaj fari lin prudenta. Poste oni havu unu solan rabistaron en la Matisa kastelo, kie ĉiuj kunhelpu trompi la soldatojn por igi ilin sekvi erarvojojn kaj acidigi la vivon por ili, ĝis ili laciĝos je ĉasado de rabistoj. Ĉu ne estas ruze ?
” Mi opinias, ke plej ruze estus ĉesigi rabadon, ” diris Ronjo. Kalva Petro ridetis al ŝi sian amikecan sendentan rideton.

    ” En tio vi tute pravas. Ronjo. Vi estas saĝa, sed mi estas tro maljuna kaj malforta por povi enbati tian ideon en la kapon de Matiso. ” Matiso rigardis ĉagrenita al li.

    ” Kaj tion vi diras, kiu mem estis glorfama rabisto kaj sub mia patro kaj sub mi. Ĉesigi rabadon ? Per kio ni poste vivu, kion vi pensas ? ” ” Ĉu vi neniam rimarkis, ” demandis Kalva Petro, ” ke ekzistas homoj, kiuj ne rabas, sed tamen vivas. ” ” Jes, sed kiel ? ” Matiso diris acidhumore.

    ” Ho, jes. Ekzistas manieroj. ” klarigis Kalva Petro. ” Mi konas unu, kiun mi povas instrui al vi, se mi ne scius, ke vi estas kaj restos rabisto ĝis vi estos pendigata, sed al Ronjo mi, kiam estos ĝusta tempo. rakontos bonan sekreton. ” ” Do, kiun sekreton ? ” demandis Matiso.

    ” Kiel mi ĵus menciis, ” diris Kalva Petro, ” tion mi rakontos al Ronjo, por ke ŝi ne staru senhelpa tiun tagon, kiam oni pendigos vin. ” ” Pendigos kaj pendigos kaj pendigos, ” Matiso diris ĉagrenita. ” Nun vi silentu, maljuna korvo de malfeliĉo. ” Kaj la tagoj pasis. Matiso ne aŭskultis la konsilojn de Kalva Petro. Sed en frua mateno antaŭ ol la Matisrabistoj surseligis siajn ĉevalojn, Borko venis rajdante al la Lupokaptilo kaj petis interparolon kun Matiso. Malfeliĉan sciigon li kunportis. Kaj ĉar lia ĉefmalamiko tiel afable savis du Borkorabistojn el la malliberejo de la inspektisto antaŭ ne longe, li nun volis rekompenci tion per averto. Ĉifoje neniu rabisto, kiu volas gardi sian vivon, iru en la arbaron, Borko diris. Ĉar nun okazas io. Li venis rekte de la Rabista pasejo, kie la soldatoj embuskas. Du el liaj viroj estis kaptitaj kaj la tria estis grave vundita per sago, kiam li provis fuĝi.

    ” Tiuj friponoj ne permesas al kompatinda rabisto havi sian panon, ” Borko diris amare.

    Matiso kuntiris la brovojn.

    ” Ne, ni baldaŭ devas instrui ilin honti. Tion ĉi ni ne povas toleri. ” Nur poste li rimarkis, ke li diris ni, kaj tiam li ĝemis peze. Li staris silenta dum momento kaj mezuris Borkon per la rigardo de supre ĝis malsupren.

    ” Ni eble unuiĝu, ” li fine diris, kvankam li frostotremis pro siaj propraj vortoj. Paroli tiel al Borkorabisto. Kiel lia patro, avo kaj praavo timtremus en siaj tomboj, se ili scius tion.

    Sed Borko aspektis vigligita.

    ” Nun vi escepte diris ion saĝan. Matiso. Unu forta rabistaro, tio estus bone. Sub unu forta ĉefo. Mi konas unun, kiu estus taŭga, ” li diris kaj rektigis sin. ” Forta kaj konsilema, kia mi estas. ” Tiam Matiso eligis teruran ridegon.

    ” Venu vi, kaj mi montros al vi, kiu plej taŭgas kiel ĉefo. ” Kaj tiel Kalva Petro fariĝis kontenta. Duopa lukto okazu, tion Matiso kaj Borko trovis bona propono. Inter iliaj viroj la ekscitiĝo estis granda antaŭ tia ege agrabla novaĵo, kaj en la mateno antaŭ la lukto la Matisrabistoj en la ŝtonhalo tiel bruis, ke Loviso nepre devis elpeli ilin.

    Kalva Petro elsnufis.

    ” Fanfaronu, kiam vi rajdos hejmen, tion diris ĉiam mia patrino. ” Kaj Ronjo rigardis kun malinklino al sia militema patro:
” Mi ne volas rigardi kiam vi ĉifos. ” ” Tion vi ankaŭ ne faru, ” Matiso diris. ” Virinoj kaj infanoj ne rajtas, laŭ kutimo kaj moro ĉeesti. Ne estas utile, oni opinias, ke ili vidu kiel okazas ĉe kunveno de sovaĝaj bestoj. ” Tiel oni nomis fortomezurojn de tiu speco, kaj kun siaj krudaĵoj ili meritis tiun nomon.

    ” Sed vi, Kalva Petro, devas tamen ĉeesti, ĉu ? ” diris Matiso.

    ” Kompreneble vi estas malforta, sed sovaĝbesta kunveno certe vivigos vin. Venu, maljunulo, mi metos vin sur mian ĉevalon. Ĉar nun estas tempo. ” Estis malvarma suna mateno kun frosto sur la tero, kaj en la maldensejo malsupre ĉe la Lupokaptilo staris Matisrabistoj kaj Borkorabistoj kun siaj lancoj kaj formis soldatan kordonon ĉirkaŭ Matiso kaj Borko. Nun oni konstatos, kiu pli taŭgas kiel ĉefo.

    Sur monteto apude sidis Kalva Petro envolvita en felan kovrilon, kiel maljuna hirta korniko li aspektis, sed liaj okuloj brilis de espero, kaj li vigle sekvis ĉion, kio okazis tie malsupre.

    La luktontoj deprenis ĉiujn vestojn escepte de la ĉemizoj kaj iris nun senŝuaj sur la frostigita tero. Ili palpis kaj premis sur siaj brakmuskoloj kaj trejnis la krurojn por moligi sin.

    ” Vi aspektas iom blunaza, Borko, ” Matiso diris. ” Sed mi promesas al vi, ke vi baldaŭ varmiĝos. ” ” Kaj mi promesas al vi saman bonon, ” asertis Borko.

    Ĉe sovaĝbestaj kunvenoj ĉiuj artifikoj estis permesataj. Oni rajtis rompi kaj ŝiri kaj gratvundi kaj mordi, per nudaj piedoj oni rajtis piedbati, tamen ne inter la femurojn. Tio estis rigardata kiel hontinda krimego, kaj tiu kiu faris tion per tio perdis la lukton.

    ” Estas por mi malĝojo, ” Matiso diris kaj metis siajn ursobrakojn ĉirkaŭ la talion de Borko, ” ke vi estas tia fekulo ” — jen li premis sed nur tiom, ke Borko komencis ŝviti — ” alie mi estus povinta fari vin mia subĉefo antaŭ longe ” — li faris novan teruregan premon — ” kaj ne estus devigata premi la reno - sebon el vi nun ” — jen li premis tiel ke Borko stertoris.

    Kaj kiam li ne plu stertoris, li puŝis sian malmolan kapon frunte kontraŭ la nazon de Matiso, tiel ke li eksangis. ” Estas por mi granda malĝojo, ke mi devas detrui vian porknazegon ” — jen li faris novan puŝon — ” ĉar vi estis jam antaŭe tiel malbela kiel oni povas deziri ” — nun li ekkaptis unu el la oreloj de Matiso kaj ekŝiris. ” Du oreloj, ĉu vi bezonas pli ol unu ? ” li demandis kaj ekŝiris ankoraŭ foje, tiel ke la orelo iom malfiksiĝis. Sed li ne plu povis teni ĝin, kiam Matiso en la sama momento per ĉiuj fortoj faligis lin kaj kun fermalmola pugno premis lian vizaĝon tiel ke ĝi sentiĝis multe pli plata ol antaŭe. ” Turmentas min supermezure, ” Matiso diris, ” ke mi devas ĉifi vin tiel, ke Undiso devos plori ĉiufoje kiam ŝi vidos vin en plena taglumo. ” Li ekpremis denove, sed nun Borko sukcesis kapti etan parton de la mano de Matiso inter siaj dentoj kaj ekmordis. De Matiso venis kriego, li provis fortiri la manon, sed Borko tenis ĝin fikse, ĝis li ne plu povis pro sufokiĝo. Tiam li elkraĉis kelkajn haŭtŝiraĵojn en la vizaĝon de Matiso. ” Jen vi havu, prenu ilin hejmen por la kato, ” li diris, sed li spiregis forte. Ĉar nun Matiso kuŝis sur li kun sia tuta pezo. Kaj montriĝis baldaŭ, ke eĉ se Borko havis fortajn dentojn, li ne povis kompari sin kun Matiso, kiam temis pri aliaj fortoj.

    Kiam la lukto finiĝis, Matiso staris tie kiel ĉefo, sanga en la vizaĝo kaj kun la restoj de la ĉemizo flirtantaj kiel malgrandaj strioj ĉirkaŭ la korpo. Sed tamen ĉefo en ĉiu colo, tion ĉiuj rabistoj devis konfesi, eĉ se estis malgaje por kelkaj, kaj precipe por Borko.

    Borko estis malbone traktata, li estis proksima al ploro kaj Matiso volis diri al li kelkajn vortoj de konsolo.

    ” Frato Borko, jes, de nun ni estas fratoj, ” li diris. ” Nomon kaj honoron kiel ĉefo vi konservos en ĉiuj viaj vivtagoj kaj viajn virojn vi mem regu, sed ne forgesu, ke Matiso estas la plej potenca ĉefo en ĉiuj montoj kaj arbaroj, kaj mia vorto decidas ek de nun, tion vi scias. ” Borko kapjesis silente, tre parolema li ne estis en tiu momento.

    Sed la saman vesperon Matiso havis festmanĝon en la ŝtonhalo por la rabistoj de Matiskastelo kaj la propraj kaj la borkaj, grandioza festeno kun manĝo superflua, kaj sufiĉe multe da biero.

    Dum la paso de la vespero Matiso kaj Borko pli kaj pli fratiĝis. Alterne ridante kaj plorante ili sidis kune ĉe la longtablo kaj rememoris sian infanaĝon, kiam ili kune ĉasis ratojn en la malnova porkejo. Multajn aliajn okazintaĵojn ili memoris kaj povis prirakonti. Ĉiuj rabistoj kontente aŭskultis kaj ridis, ankaŭ Birk kaj Ronjo, kiuj sidis ĉe la tablofino, aŭskultis kun ĝojo. Ilia rido pepetis tiel alte kaj klare super la krudaj sonoj de la rabistoj. Por Matiso kaj Borko estis gojo aŭskulti ilin.

    Dum longa kaj malfacila tempo neniu Ronjo kaj neniu Birk sidis en la Matiskastelo. Kaj Matiso kaj Borko apenaŭ alkutimiĝis al la feliĉo denove havi ilin hejme. Tial tiu rido sonis kiel la plej dolĉa muziko en iliaj oreloj, kaj tio igis ilin al plua troigo pri siaj infanaj jaroj.

    Sed subite Matiso diris:
” Ne malĝoju, ke vi hodiaŭ ne sukcesis. Pli bonaj tempoj povos veni por la Borka gento. Kiam vi kaj mi ne plu ekzistos, via filo estos ĉefo, mi kredas, ĉar mia filino ne volas, kaj kiam ŝi diras ne, tiam estas ne, tion ŝi havas de sia patrino. ” Borko aspektis plenkore kontenta, kiam li aŭdis tion. Sed Ronjo vokis trans la tablo: ” Kaj vi kredas, ke Birk volos fariĝi rabista ĉefo ? ” ” Tion li volos, ” Borko diris certege.

    Tiam Birk faris kelkajn paŝojn kaj stariĝis tiel, ke ĉiuj povis vidi lin. Li levis sian dekstran manon kaj ĵuris solene neniam fariĝi rabisto, kio ajn okazos.

    Malgaja silento ekestis en la ŝtonhalo. Borko sidis larmokula pro sia filo, kiu tiel nenature degeneriĝis. Sed Matiso provis konsoli lin:
” Mi devis alkutimiĝi, ” li diris, ” kaj tion ankaŭ vi devas. Oni ne povas decidi pri siaj infanoj nuntempe. Ili faras kion ili volas, oni devas nur alkutimiĝi al tio. Sed facile ne estas. ” La du ĉefoj sidis longe malgaje rigardante en la estontecon, kie la fiera rabista vivo de Matiso - kaj Borkogentoj estos nur legendo kaj baldaŭ forgesita memoro.

    Nur iom post iom ili revenis al la ratĉasado en la porkejo.

    Ili decidis havi amuzan vesperon spite al siaj obstinaj infanoj.

    Kaj iliaj rabistoj konkuris forpeli la malĝojon per vigla rabistokantado kaj sovaĝaj dancoj. Ili ĉirkaŭkuris en rondo, tiel ke krakis en la planko. Ankaŭ Birk kaj Ronjo kunsaltis en la danco, kaj Ronjo instruis al Birk multajn gajajn rabistokurojn.

    Dume Loviso kaj Undiso sidis en ĉambreto por si mem. Ili manĝis kaj trinkis kaj interparolis. Pri plej multaj aferoj ili havis malsamajn opiniojn, nur en unu afero ili samopiniis:
kiel ege agrable estas iam kaj tiam povi ripozigi la orelojn kaj ne aŭdi eĉ unu solan virpepon.

    Sed en la ŝtonhalo la festo pludaŭris. Ĝis Kalva Petro subite falis planken pro laceco. Gajan kaj viglan tagon li havis malgraŭ sia aĝo, sed nun li ne plu povis, kaj Ronjo helpis lin al lia dormĉambro. Tie li kontenta kaj elĉerpita malleviĝis sur sian liton, kaj Ronjo volvis la felkovrilon ĉirkaŭ lin.

    ” Kvietigas mian maljunan koron, ” diris Kalva Petro, ” ke nek vi kaj nek Birk volas fariĝi rabistoj. Tio oni povis esti kun ĝojo en pasintaj tempoj, ion alian mi ne diras, sed nun estas pli malfacile, nun oni povas esti pendigita sen prokrasto. ” ” Jes, kaj homoj krias kaj ploras, kiam oni forprenas, kion ili havas, ” Ronjo diris. ” Tion mi neniam povus elteni. ” ” Ne, mia infano, tion vi neniam eltenus, ” diris Kalva Petro. ” Sed nun mi rakontos al vi etan sekreton, se vi promesas ne rakonti ĝin al iu ajn vivanta homo. ” Kaj tion promesis Ronjo.

    Kalva Petro kaptis ŝiajn etajn varmajn manojn por varmigi siajn proprajn, kiuj estis tre malvarmaj, kaj jen li rakontis:
” Vi, mia ĝojo kaj konsolo. ” li diris. ” Kiam mi estis juna kaj estis en la arbaro same kiel vi, mi iufoje povis savi la vivon al eta grizgnomo, kiun la harpioj nepre volis mortigi. Grizgnomoj kompreneble estas kanajlaro, sed ĉi tiu estis iamaniere alia, kaj dankema li estis poste, tiel ke mi preskaŭ ne povis liberiĝi de li. Li insistis kaj volis doni al mi... ne, jen estas Matiso, ” diris Kalva Petro, ĉar nun Matiso staris ĉe la pordo kaj volis scii kien Ronjo malaperis antaŭ longe, ĉar la festo estis finita, kaj estis tempo por la Lupokanto.

    ” Unue mi devas aŭdi la finon de tiu ĉi fabelo, ” Ronjo diris.

    Kaj dum Matiso obstine restis atendanta, Kalva Petro flustris la daŭrigon en ŝian orelon.

    ” Kiel bone, ” Ronjo diris, kiam ŝi estis aŭdinta ĉion.

    Venis la nokto. Baldaŭ la tuta Matiskastelo kun la krudaj rabistoj dormis. Sed Matiso lamentis malfacile sur sia ripozejo. Loviso estis ŝmirinta ĉiujn liajn vundojn kaj bluaĵojn, sed ne helpis. Nun li havis tempon senti kaj la difektoj turmentis lin terure, se li nur movis la malgrandan piedfingron. Li ne havis eĉ dormeton, kaj ĉagrenis lin, ke Loviso dormas kviete kaj profunde. Fine li vekis ŝin.

    ” Doloras, ” li diris, ” kaj mia sola espero estas, ke tiu fekulo Borko turmentiĝas eĉ pli. ” Loviso turnis sin al la muro. ” Viroj, ” ŝi diris kaj reekdormis.

   

Ĉapitro 18

    Maljunaj homoj devus ne sidi kaj frostdetrui sian postaĵon ĉe sovaĝbestaj kunvenoj, ” Loviso diris serioze, kiam montriĝis, ke Kalva Petro la sekvantan tagon havis frostotremojn kaj dolorojn en la tuta korpo kaj rifuzis ellitiĝi.

Ankaŭ post la malapero de la frostotremo li neis forlasi la kuŝejon.

    ” Mi povas same bone rigardi kuŝante kiel sidante, ” li diris.

    Matiso venis ĉiutage en lian ĉambron por sciigi al li, kiel la nova rabista vivo progresas. Matiso mem estis kontenta. Borko kondutas bone, li diris, kaj li ne estas impertinenta. Elturniĝema viro li estas, kaj kune ili faris unu bonan kaptaĵon post la alia. La inspektistajn soldatojn ili trompas, tiel ke estas ĝojo vidi, kaj baldaŭ la Matisarbaro certe estos senigita de scivolemaj soldatoj, asertis Matiso.

    ” Jes, jes, fanfaronu, kiam vi rajdos hejmen, ” murmuris Kalva Petro, sed Matiso ne aŭskultis lin. Multe da tempo li ankaŭ ne havas por sidi tie.

    ” Via malgrasa kadukaĵo. ” li diris ameme kaj karesis Kalvan Petron antaŭ ol li foriris. ” Provu havigi al vi iom da karno sur viaj kruroj, tiel ke vi povos stari per ili. ” Kaj Loviso faris sian eblon por tio. Ŝi venis kun varma nutriga supo kaj alio, kion Petro ŝatis.

    ” Enigu la supon por ke vi varmiĝu, ” ŝi diris. Sed eĉ ne la plej varma supo povis forpeli la malvarmon el la koro de Kalva Petro kaj tio ĉagrenigis Lovison.

    ” Ni devas porti lin en la ŝtonhalon kaj varmigi lin, ” ŝi iun vesperon diris al Matiso. Kaj portata de fortaj brakoj de Matiso Kalva Petro forlasis sian solecan ĉambron. Li kuŝis kun Matiso sur lia kuŝejo. Loviso ekloĝis ĉe Ronjo, kaj ili dividis la kuŝejon.

    ” Finfine mi, maljuna malfeliĉulo, povas fariĝi iom degelita, ” diris Kalva Petro.

    Matiso estis varma kiel ardanta fajro, kaj Kalva Petro proksimiĝis al li kvazaŭ infaneto, kiu serĉas varmon kaj konsolon ĉe sia patrino.

    ” Ne premu, ” Matiso diris. Sed tio ne helpis, Kalva Petro tamen rampis pli proksimen. Kaj kiam estis mateno li rifuzis reveni al sia ĉambro. En ĉi tiu kuŝejo li bonfartis kaj ĉi tie li restis. Ĉi tie li povis kuŝi kaj vidi Lovison fari sian laboron dum la tago pasis. Ĉi tie kolektiĝis la rabistoj ĉirkaŭ li kaj priskribis siajn faritaĵojn, kiam ili vespere venis hejmen. Ronjo ankaŭ venis kaj rakontis, kion ŝi kaj Birk travivis en la arbaro. Kalva Petro estis kontenta.

    ” Ĝuste tiel mi volas havi ĉion, dum mi atendas, ” li diris.

    ” Kion vi atendas ? ” demandis Matiso.

    ” Jes, kion vi kredas ? ” diris Kalva Petro.

    Matiso ne povis diveni. Sed li malkviete rimarkis, ke Petro iom post iom malfortiĝas kaj li demandis Lovison:
” Kio estas kun li, vi kredas ? ” ” Lia aĝo, ” ŝi diris.

    Matiso fiksrigardis ŝin malgaje.

    ” Sed de tio li ja ne devas morti. ” ” Jes, tion li faros. ” diris Loviso.

    Tiam Matiso ekploris.

    ” Iru funelen, ” li kriis. ” Tion mi ne permesos. ” Loviso skuis la kapon.

    ” Multon vi decidas, Matiso, sed tion vi ne povas decidi. ” Ronjo ankaŭ malkvietiĝis pro Kalva Petro, kaj dum li konstante pli kaj pli malfortigis, ŝi restis pli longe ĉe li. Plej ofte li kuŝis kun fermitaj okuloj, nur kelkfoje li malfermis la okulojn kaj rigardis ŝin. Tiam li ridetis kaj diris:
” Mia ĝojo kaj plezuro, vi ne forgesu tion — vi scias. ” ” Se mi nur povos trovi la ĝustan lokon, ” Ronjo diris.

    ” Tion vi povos, ” certigis Kalva Petro. ” Kiam la momento venos, tiam vi trovos. ” ” Jes, mi faru tion, ” Ronjo diris.

    Pasis kelka tempo kaj Kalva Petro fariĝis pli kaj pli malforta. Fine venis nokto, kiam ĉiuj maldormante gardis lin. Matiso kaj Loviso kaj Ronjo kaj la rabistoj. Kalva Petro kuŝis senmova kun la okuloj fermitaj. Matiso serĉis malkviete vivosignon. Sed estis malforta lumo ĉirkaŭ la lito malgraŭ la lumo ĉe la fajro kaj la seba kandelo, kiun Loviso ekbruligis. Ne, oni ne povis vidi vivosignon, kaj subite Matiso kriis:
” Li mortis. ” Tiam Kalva Petro malfermis unu okulon kaj rigardis riproĉe al li:
” Tio mi vere ne faris. Ĉu vi kredas, ke mi ne havas bonan sencon adiaŭi antaŭ ol mi malaperas ? ” Poste li denove fermis la okulojn kaj kuŝis tiel sufiĉe longe, kaj ili aŭdis nur kelkajn malfortajn pepantajn spirojn.

    ” Sed nun, ” diris Kalva Petro kaj malfermis la okulojn, ” miaj bonaj amikoj, mi adiaŭas al vi ĉiuj. Ĉar nun mi mortas. ” Kaj tiel li mortis. Ronjo neniam vidis iun morti kaj ŝi ploris dum momento. Sed li tamen estis tiel laca dum la lasta tempo, ŝi pensis, nun li eble ripozos en iu loko, kiun mi ne konas.

    Sed Matiso iris ploregante tien kaj reen en la ŝtonhalo kaj kriis:
” Li ĉiam estis. Kaj nun li ne estas. ” Ree kaj denove li kriis sammaniere:
” Li ĉiam estis. Kaj nun li ne estas. ” Tiam Loviso diris: ” Matiso, vi scias, ke neniu ekzistas por ĉiam. Ni naskiĝas kaj ni mortas, tiel ja ĉiam estis. Pri kio vi lamentas ? ” ” Sed li mankas al mi, ” kriis Matiso. ” Li mankas al mi tiel ke tranĉas en la brusto. ” ” Ĉu vi volas, ke mi ĉirkaŭbraku vin iom ? ” demandis Loviso.

    ” Jes, faru tion tuj, ” kriis Matiso. ” Kaj ankaŭ vi, Ronjo. ” Poste li sidis klinigita alterne al Loviso kaj Ronjo kaj priploris sian ĉagrenon pri Kalva Petro, kiu ekzistis iam en lia vivo kaj nun ne plu estas.

    La postan tagon ili enterigis Kalvan Petron ĉe la rivero. La vintro estis proksimiĝanta nun, la unua neĝo, solaj malsekaj neĝeroj, falis sur la ĉerkon de Kalva Petro, kiam Matiso kaj la rabistoj portis ĝin al la tombo. La ĉerkon Kalva Petro mem faris jam en pli junaj jaroj kaj dum ĉiuj jaroj konservis ĝin plej interne en la vestoprovizejo.

    ” Rabisto povas bezoni sian ĉerkon kiam li eĉ ne suspektas tion, ” li diris, kaj dum la lastaj jaroj li miris, ke daŭris tiel longe.

    ” Sed pli frue aŭ malpli frue ĝi estos bezonata, ” li diris.

    Nun ĝi estis bezonata.

    La perdo de Kalva Petro kuŝis peze super la kastelo dum la tuta vintro.

    Matiso estis malgaja. La rabistoj estis ankaŭ senkuraĝaj, ĉar la humoro de Matiso decidis, ĉu funebro aŭ ĝojo regu en la Matiskastelo.

    Ronjo fuĝis kun Birk en la arbaron. Tie estis nun vintro kaj kiam ŝi staris sur skioj malsupren de la montoj ŝi forgesis ĉiujn ĉagrenojn. Sed ŝi memoris ilin tuj, kiam ŝi venis hejmen kaj vidis Matison sidi kovante antaŭ la fajro.

    ” Konsolu min, Ronjo, ” li petis. ” Helpu min en mia malĝojo. ” ” Baldaŭ estos denove printempo, tiam ĉio estos pli bona, ” Ronjo diris, sed tion ne opiniis Matiso.

    ” Kalva Petro ne vidos la printempon, ” li diris grumbleme kaj por tio Ronjo ne povis trovi konsolon.

    Sed la vintro pasis. Kaj la printempo venis, tion ĝi ja ĉiam faras, kiu ajn vivis aŭ mortis. Matiso ĝojiĝis, tion li faris ĉiun printempon kaj li fajfis kaj kantis kiam li kiel ĉefo antaŭ siaj rabistoj elrajdis tra la Lupokaptilo. Tie atendis jam Borko kun siaj viroj. Ho, nun la rabista vivo finfine komenciĝos post longa vintro. Pro tio ili ĝojegis en sia malprudento kaj Matiso kaj Borko, ili ja naskiĝis rabistoj.

    Iliaj infanoj estis multe pli saĝaj. Ili ĝojis pri tute aliaj aferoj. Ke la neĝo estas for, tiel ke ili denove povis rajdi kaj ke ili baldaŭ povos translokiĝi en la Ursogroton.

    ” Krome mi ĝojas, ke vi Birk neniam volas esti rabisto, ” Ronjo diris.

    Birk ridis.

    ” Ne, tion mi ja ĵuris. Sed mi demandas min, per kio ni nutru nin en nia vivo, vi kaj mi. ” Nun ŝi rakontis al Birk la fabelon pri la arĝentomonto de Kalva Petro, tiu, kiun la grizgnomo montris al li foje iam antaŭ longe kiel danko por sia vivo.

    ” Tie estas arĝentotabuloj grandaj kiel pugnoj, ” Ronjo diris.

    ” Kaj kiu scias, eble ne estas fabelo ? Kalva Petro ĵuris, ke estas vero. Ni povos rajdi tien iun tagon kaj esplori, mi scias kie estas. ” ” Sed ne urĝas, ” Birk diris. ” Nur konservu la sekreton. Alie ĉiuj rabistoj venos kaj volos kolekti arĝenton. ” Tiam Ronjo ridis.

    ” Vi estas same prudenta kiel Kalva Petro. Rabistoj estas rabemaj kiel buteoj, li diris. Ĝuste pro tio oni ne priparolu la aferon al iu alia ol vi. ” ” Sed ni vivas bone ankaŭ sen arĝento, fratino mia, ” Birk diris. ” En la Ursogroto aliaj aferoj estas bezonataj. ” Pli kaj pli printempiĝis. Ronjo estis malkvieta antaŭ tiu momento, kiam ŝi devos rakonti al Matiso, ke ili intencas translokiĝi en la Ursogroton. Sed Matiso estis miriga viro, oni neniam povis diveni kiel li reagos.

    ” Mia malnova groto, jes, ĝi estas bona, ” li diris. ” Pli bone ol tie oni ne povas loĝi en tiu ĉi sezono. Nu, kion vi diras, Loviso ? ” Loviso estis alkutimiĝinta al liaj abruptaj ŝanĝoj kaj ne estis tro mirigita.

    ” Iru vi, infano, se via patro opinias tiel, ” ŝi diris. ” Sed mi certe sentos vian foreston. ” ” Sed vi ja revenos ĝis la aŭtuno, tion vi ja kutimas, ” Matiso diris, kiel se Ronjo jam dum jardeko translokiĝadis al kaj de la Ursogroto.

    ” Jes, mi faros kiel kutime, ” certigis Ronjo, ĝoja kaj surprizita, ke ĉio pasis tiel facile ĉifoje. Ŝi atendis larmojn kaj kriojn, kaj tie sidis nun Matiso kaj aspektis same feliĉa, kiel kiam li memoris siajn infanajn aventurojn en la malnova porkejo.

    ” Jes, kiam mi loĝis en la Ursogroto, tiam mi bone amuziĝis, ” li diris. ” Kaj vere tiu groto estas ja mia, ne forgesu tion.

    Eble mi venos viziti vin iam kaj tiam. ” Kiam Ronjo rakontis tion al Birk, li diris grandanime:
” Laŭ mi li volonte venu. Sed, ” li aldonis, ” estas ripozige ne vidi lian nigran hirtokapon ĉiutage. ” Frua mateno estas, belega kiel la unua mateno sur la tero.

    Novloĝantoj en la Ursogroto. Jen ili venas migrante tra la arbaro kaj ĉirkaŭ ili estas la tuta ravaĵo de la printempo. En ĉiuj arboj kaj ĉiuj akvoj kaj ĉiuj verdaj densejoj estas vivo, brilas kaj susuras kaj murmuras kaj kantas kaj zumas, ĉie aŭdiĝas la sovaĝa freŝa kanto de la printempo.

    Kaj ili venas al sia groto, sia hejmo en la sovaĝejo. Kaj ĉio estas kiel pli frue, sekura kaj bone konata, la rivero, kiu muĝas tie malsupre, la arbaroj en la matena lumo. Ĉio estas sama kiel kutime.

    ” Ne timu, Birk, ” Ronjo diris. ” Nun venos mia printempa kriego. ” Kaj ŝi kriis akre kiel birdo ĝojkriegon, tiel ke aŭdiĝis fore en la arbaro.

   


www. omnibus. se/inko ISBN 91 - 7303 - 059 - 7 163?