La-fratoj-Leonkoro - Verkis Astrid Lindgren



LA FRATOJ LEONKORO
e LIBRO
Astrid Lindgren
La fratoj Leonkoro
I 1 N K O
e LIBROe LIBRO
LA FRATOJ LEONKORO
Astrid Lindgren
LA FRATOJ LEONKORO
Origina titolo: Bröderna Lejonhjärta
Tradukis el la sveda: Kerstin Rohdin
Lingva kontrolo: Joachim Giessner
Ilustraĵoj de Ilon Wikland
© 1973, Astrid Lindgren
© 1987, la esperanta traduko: Kerstin Rohdin
e LIBRO
Aranĝis: Franko Luin
La presita eldono
de La fratoj Leonkoro estas havebla pere de la Libroservo
de UEA aŭ vialanda libroservo.


ISBN 91-7810-828-4
ISBN 91-7303-105-4
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
JULIO 2001


Antaŭparolo de Astrid Lindgren

Mi tre bonvenigas, ke ”Bröderna Lejonhjärta” nun aperas en Esperanto!

La fratoj Leonkoro — la du, kiuj venis al Nangijala, la lando longe malantaŭ la steloj — certe ne povis komprenigi sin per la lingvo de sia hejmlando — la sveda.

Mi opinias, ke ili bezonis alian, internacian lingvon, por povi paroli kun la homoj en la Ĉerizo-valo, kaj por komprenigi sin en la Dornrozo-valo. Kaj por Tengo, la kruela subpremanto kaj tirano necesis, ke li aŭdu la veron pri sia krueleco kaj pri sia senutila kaj senvaloro vivo en lingvo, kiun li povis kompreni. Eble Esperanto?

Astrid Lindgren

Antaŭparolo

Ĉiu svedo, sed ankaŭ multaj alilandanoj, konas la nomon de Astrid Lindgren. Dum preskaŭ 50 jaroj si okupas pintan lokon en la sveda literaturo. Ŝia unua libro rakontas la aventurojn de naŭjara knabino, Pipi Ŝtrumpolonga, kiu sola vivas en malnova domo kaj senbride faras ĉion, kion infanoj ŝatas fari.

”La fratoj Leonkoro’ estas unu el la plej lastaj el la libroj de Astrid Lindgren. Ĝi estas rakonto, kies temojn oni povas interpreti je pli ol unu nivelo. Ĝi estas rakonto pri herooj kaj monstroj kaj kulminas en batalo kontraŭ tiraneco kaj drako.

Ĝi kondukas al fikcia, transcenda — kaj tamen tre realeca mondo — mondo, kie senĉese batalas kuraĝaj homoj kontraŭ maljusteco. Sur preskaŭ ĉiu paĝo la atentema leganto malkovras paralelojn al la propra ĉiutago, al eventoj daŭre okazantaj sur nia Tero. Li retrovas sin mem, legante, kiel la Fratoj Leonkoro daŭre kaj daŭre luktas kontraŭ sia propra timo.

Sed la Fratoj ankaŭ montras vojon, kiel ĉiu homo kapablas kontribui sian parton, por ke ”bono” kaj justeco regu en la mondo.

Tial tiu libro same gravas por plenkreskuloj kaj junuloj. Pro tio ĝi meritas kiel eble plej vastan legantaron. Mi ĝojas povi prezenti ĝin al la publiko pere de la internacia lingvo Esperanto.

Neniel eblus aperigi la libron sen la malavara permeso de Astrid Lindgren pri traduko de la teksto, kaj tiu de Ilon Wikland pri uzo de ŝiaj ilustraĵoj, kiuj tiel perfekte kongruas al la vortoj. Al ambaŭ mi donas miajn elkorajn dankojn.

Mi ankaŭ sincere dankas al Joachim Giessner el Germanio, kiu ne nur sindoneme plenumis la taskon de lingva kontrolo, sed multloke sugestis pli trafan tradukon.

Mi dankas ankaŭ al Gadory István el Hungario pro lia helpo pri la traduko, kaj al Harold Brown el Anglio pro helpo pri traduko kaj pri preparo de la libro por presado.

Ĝuste tia multflanka kunlaboro ilustras la unikajn eblecojn, kiujn donas la lingvo Esperanto por plifaciligi kaj pliriĉigi la internacian kulturan vivon. Mi sentas min privilegiita havi la ŝancon, aperigi Esperanto-tradukon de tiu ĉi verko deAstrid Lindgren ĝuste en la jaro 1987, la Jubilea Jaro de Esperanto.

Kerstin Rohdin

Ĉapitro 1

Nun mi rakontos pri mia frato. Mia frato Jonatano Leonkoro, pri li mi volas rakonti. La rakonto estas kvazaŭ fabelo, mi opinias, kaj ankaŭ iomete kiel fantom-rakonto, kaj tamen ĝi estas vera. Sed plej verŝajne nur Jonatano kaj mi tion scias.

Jonatano ne nomiĝis Leonkoro dekomence. Lia familia nomo estis Leono same kiel tiu de patrino kaj mi. Jonatano Leono li nomiĝis. Mi nomiĝas Karlo Leono kaj patrino Sigrida Leono. Patro nomiĝis Johano Leono, sed li forlasis nin, kiam mi estis nur dujara. Li fariĝis maristo, kaj de tiam ni neniam plu aŭdis de li.

Sed mi ja volis rakonti, kiel mia frato Jonatano fariĝis Jonatano Leonkoro. Kaj pri ĉiuj mirindaj aferoj, kiuj poste okazis.

Jonatano sciis, ke mi baldaŭ mortos. Mi supozas, ke ĉiuj tion sciis krom mi. Eĉ en la lernejo ili sciis tion, ĉar dum la lasta duonjaro mi tute ne povis viziti la lernejon, mi kuŝis hejme, tusis kaj ĉiam estis malsana. Ĉiuj virinoj, por kiuj patrino kudris robojn, ankaŭ komprenis tion. Kaj unu el ili parolis kun patrino pri tio, kion mi hazarde aŭdis, kvankam oni ne intencis, ke mi aŭdu. Ili supozis, ke mi dormas. Sed mi nur kuŝis kun fermitaj okuloj. Kaj tion mi daŭre faris, ĉar mi ne volis montri, ke mi aŭdis tiun teruran novaĵon, ke mi baldaŭ mortos.

Kompreneble mi fariĝis malgaja kaj terure ektimis, kaj tion mi ne volis montri al patrino. Sed mi parolis kun Jonatano pri tio, kiam li venis hejmen. ”Ĉu vi scias, ke mi mortos?” mi demandis kaj ploris.

Jonatano iom cerbumis. Li eble ne tre volonte volis respondi, sed fine li diris: ”Jes, mi scias.”

Tiam mi eĉ pli forte ploris.

”Kiel la vivo povas esti tiel terura?” mi demandis. ”Kiel la vivo povas esti tiel terura, ke kelkaj devas morti, kiam ili eĉ ne havas dek jarojn?”

”Laŭ mi, Biskoto, tio tute ne estas terura afero,” diris Jonatano. ”Mi opinias, ke tio fariĝos mirinda por vi.”

”Mirinda,” mi diris. ”Ĉu estas mirinde, kuŝi en la tero kaj esti mortinta?”

”Ho,” diris Jonatano, ”vidu, estas nur la ŝelo de vi, kiu kuŝos tie. Vi mem forflugos tute aliloken.”

”Kien?” mi demandis, ĉar mi apenaŭ povis kredi lin.

”Al Nangijala,” li diris.

Al Nangijala — tiun vorton li elĵetis, kvazaŭ ĝi estis io, kion ĉiu homo konas.

Sed mi ja neniam aŭdis ĝin antaŭe.

”Nangijala,” mi diris, ”kie ĝi situas?”

Tiam Jonatano diris, ke li ne ekzakte tion scias, sed ĝi situas ie malantaŭ la steloj. Kaj li ekrakontis pri Nangijala tiel, ke mi preskaŭ emis tuj tien flugi.

”Tie ankoraŭ estas la tempo de la subĉielaj fajroj kaj de la fabeloj,” li diris, ”kaj tio plaĉos al vi.”

”El Nangijala venis ĉiuj fabeloj,” li diris, ”ĉar ĝuste tie okazis tiaspecaj mirakloj. Kaj se oni venus tien, oni travivus aventurojn de mateno ĝis vespero, kaj ankaŭ dum la noktoj,” diris Jonatano.

”Vidu, Biskoto,” li diris. ”Tio estos pli bona ol kuŝi tie ĉi kaj tusi kaj esti malsana kaj neniam kapabli ludi.”

Jonatano nomis min Biskoto. Tion li jam faris, kiam mi estis etulo, kaj kiam mi iam demandis lin kial, li diris, ke estas, ĉar li tiom ŝatas biskotojn, speciale tiajn biskotojn kiel mi.

Jes, Jonatano amis min, kaj tio estis stranga, ĉar mi neniam estis alia ol malbela kaj sufiĉe stulta kaj timema knabeto kun kurbaj gamboj kaj tiel plu. Mi demandis Jonatanon, kiel li povis ami tian malbelan, stultan knabeton, kia mi estas, kun kurbaj gamboj kaj tiel plu, kaj tiam li diris:
”Se vi ne estus tia eta, kara kaj malbela palulo kun kurbaj gamboj, vi ne estus mia Biskoto, tiu, kiun mi amas.”

Sed tiun vesperon, kiam mi tiel timis morti, li diris, ke, se mi nur venus al Nangijala, mi tuj estus sana kaj forta kaj bela.

”Same bela kiel vi?” mi demandis.

”Pli bela,” diris Jonatano.

Sed tion li ne povis kredigi al mi, ĉar tiel bela knabo kiel Jonatano neniam ĝis nun ekzistis kaj ne povos ekzisti ie ajn.

Iam diris unu el tiuj virinoj, por kiuj patrino kudris:
”Kara sinjorino Leono, vi havas filon, kiu aspektas kiel fabela princo!” Kaj tiam ŝi ne pensis pri mi, estu certa pri tio!

Jonatano vere aspektis kiel fabela princo — jes vere. Lia hararo brilis kiel oro, kaj li havis malhelbluajn, belajn okulojn, kiuj lume brilis, kaj belajn blankajn dentojn kaj tute rektajn gambojn.

Kaj ne nur tio. Li ankaŭ estis bona kaj forta kaj ĉion scipovis kaj ĉion komprenis kaj estis la plej lerta en sia klaso.

Ĉiuj infanoj malsupre en la korto alkroĉiĝis al li kiel lapoj kien ajn li iris kaj volis esti kun li, kaj li eltrovis por ili amuzaĵojn kaj iris kun ili al aventuroj. Mi neniam povis partopreni, ĉar mi ja nur kuŝis sur mia malnova kuireja sofo tagon post tago.

Sed Jonatano rakontis, kiam li revenis hejmen, kion li faris kaj kion li vidis kaj aŭdis kaj legis. Horon post horo li povis sidi ĉe mi sur la rando de la sofo kaj rakonti. Jonatano ankaŭ dormis en la kuirejo en lito, kiun li devis elpreni el apuda ŝranko.

Kaj post enlitiĝo li daŭrigis rakonti fabelojn kaj historiojn al mi, ĝis kiam patrino kriis el la ĉambro:
”Ne, nun silentu! Karlo devas dormi.”

Sed estas malfacile dormi, kiam oni daŭre nur tusas. Kelkfoje Jonatano ellitiĝis meze en la nokto kaj kuiris mieloakvon, por mildigi mian tusadon, jes li estis bona, Jonatano!

Tiun vesperon, kiam mi tiel timis la morton, li sidis ĉe mi plurajn horojn, kaj ni parolis pri Nangijala, sed sufiĉe mallaŭte, por ke patrino ne aŭdu nin. Kiel kutime ŝi sidis kudrante, ŝi havis la kudromaŝinon en la ĉambro, en tiu ĉambro, kie ŝi dormis — ni ja havis nur unu ĉambron kaj kuirejon. La pordo tien estis malfermita, kaj ni povis aŭdi ŝin kanti, tiun kutiman kanton pri maristo longe for sur la maro, eble pri patro ŝi pensis. Mi ne plu ekzakte memoras ĝin, mi nur memoras kelkajn liniojn, kiuj sonis jene:

Trafus min mort’ surmara, portos al vi
blanka kolomb’, ho kara, koron de mi.

Serĉos alian koron, serĉos ja vin.

Volos ripozi horon en kara sin’.

Bela, malgaja kanto mi opinias, sed Jonatano ekridis, kiam li aŭdis ĝin kaj diris:
”Jen, Biskoto, eble ankaŭ vi flugante venos al mi iun vesperon. El Nangijala. Kaj sidos tie kiel neĝoblanka kolombo sur la fenestrobreto. Faru tion, mi petas! ”

Ĝuste tiam mi ektusis, kaj li levis min kaj ĉirkaŭtenis min kiel kutime, kiam la tuso estis plej forta, kaj li kantis:

”Eta Biskot’ alflugos
je nokta hor’,
serĉos ĉe mi ripozon
por sia kor’.”

Nur tiam mi ekpensis, kiel estus, veni al Nangijala sen Jonatano. Kiel soleca mi estus sen li. Kia estus la ĝojo, se mi troviĝus inter amaso da fabeloj kaj aventuroj, se Jonatano ne estus kun mi? Mi nur timus kaj ne scius kion fari.

”Mi ne volas tien,” mi diris plorante. ”Mi volas esti, kie vi estas, Jonatano!”

”Jes, sed mi ja ankaŭ venos al Nangijala. Ĉu vi ne komprenas tion? Finfine.”

”Finfine, jes,” mi diris. ”Sed vi eble vivos ĝis vi estos naŭdekjara, kaj dumtempe mi devos esti tie sola.”

Tiam Jonatano diris, ke en Nangijala ne ekzistas sama tempo kiel ni havas sur la tero. Eĉ se li vivus ĝis li estus naŭdekjara, mi imagus, ke daŭros ne pli longe ol ĉirkaŭ du tagoj ĝis li venos. Ĉar tiel estas, kiam ne ekzistas la kutima tempo.

”Du tagojn vi certe povos elteni sola,” li diris. ”Vi povos grimpi sur arbojn kaj fari subĉielan fajron en la arbaro kaj sidi apud iu rivereto kaj fiŝkapti, ĉion, al kio vi tiel multe sopiris.

Kaj ĝuste kiam vi sidos tie kaj kaptos perkon, mi alflugos kaj tiam vi diros: ”Kio estas, Jonatano? Ĉu vi jam estas tie ĉi?”’ Mi provis ĉesi plori, ĉar mi pensis, ke du tagojn mi certe eltenos.

”Sed pensu, kiel bone estus, se vi venus unue,” mi diris, ”tiel ke estus vi, kiu sidus tie fiŝkaptante.”

Jonatano konsentis pri tio. Li longe rigardis min tiel afable kiel kutime, kaj mi vidis, ke li estis malgaja, ĉar li diris mallaŭte kaj preskaŭ malgaje:
”Sed anstataŭe mi devos vivi sur la tero sen mia Biskoto.

Eble naŭdek jarojn!”

Jes, tiel ni pensis.

Ĉapitro 2

Nun mi venos al tiu teruraĵo. Tio, pri kio mi ne havas la fortojn pensi. Kaj pri kio mi tamen ne povas ne pensi.

Povus esti tiel, ke mia frato Jonatano estus ankoraŭ ĉe mi, ke li sidus kaj rakontus vespere kaj vizitus la lernejon kaj ludus kun la infanoj en la korto kaj preparus por mi mieloakvon kaj tiel plu. Sed ne estas tiel ... vere, ne estas tiel!

Jonatano estas en Nangijala nun.

Estas malfacile, mi ne povas, ne, mi ne povas tion rakonti.

Sed en la gazeto poste estis skribite jene:
”Hieraŭ vespere, tie ĉi en la urbo en la kvartalo Fakelrosen furiozis terura incendio, kiu ĝiscindre forbruligis unu el la malnovaj lignaj domoj tieaj, kaj unu homa vivo perdiĝis. Kiam la fajro ekflamiĝis, dekjara knabo, Karlo Leono, troviĝis sola kaj kuŝante malsana en la lito en loĝejo en la dua etaĝo. Tuj poste venis hejmen lia frato, dek-trijara Jonatano Leono, kaj antaŭ ol iu povis lin malhelpi, tiu kuregis en la preskaŭ tute fajrovolvitan domon por savi sian fraton. Sammomente la tuta ŝtuparejo fariĝis fajromaro kaj por tiuj du knaboj, kun mi rakontos pri mia fratoiuj estis ĉirkaŭitaj de la flamoj, restis kiel sola ebleco sin savi, salto el de fenestro. Hororigita homamaso, kiu kolektiĝis ekster la domo, estis devigata senpove rigardi, kiel la dek-trijarulo prenis sian fraton surdorse kaj, kun la fajro flamanta malantaŭ si, senpripense ĵetis sin el de fenestro. Pro la falo sur la teron la knabo tiel forte vundiĝis, ke li preskaŭ tuj mortis. Sed la pli juna frato, kiun li dum la falo protektis per sia korpo, restis sen vundo. La patrino de la du fratoj dum la okazaĵo vizitis klienton — ŝi estas kudristino — kaj hejmenveninte ŝi suferis fortan ŝokon. Kiamaniere la fajro estiĝis, ankoraŭ ne estas konata.”

Sur alia paĝo de la gazeto estis skribite pIi pri Jonatano. Tio estis skribita de lia instruistino kaj tekstis jene:
”Kara Jonatano Leonkoro, Ĉu vere via nomo ne devus esti Jonatano Leonkoro? Ĉu vi memoras, kiam ni en la historio-libro legis pri iu kuraĝa angla reĝo kun la nomo Rikardo Leonkoro? Ĉu vi memoras, kiel vi tiam diris: ”Nu, tiel kuraĝa, ke oni estos priskribita en la historiaj libroj poste, tiel kuraĝa mi neniam povus esti!’ Kara Jonatano, eĉ se ne estos skribite pri vi en la historiaj libroj, tamen vi estis kuraĝa en la decida momento, certe vi estis heroo same bona kiel iu ajn.

Via maljuna instruistino neniam forgesos vin. Ankaŭ viaj geamikoj longtempe memoros vin. Estos manko en la klasoĉambro sen nia gaja, bela Jonatano. Sed tiu, kiun la dioj amas, mortas juna. Jonatano Leonkoro, ripozu en paco!

Greta Anderson”

Ŝi estis iom stulte naiva, la instruistino de Jonatano, sed ŝi ĉiam ŝatis Jonatanon; ĉiuj ŝatis Jonatanon. Kaj estis bone, ke ŝi elpensis tion pri Leonkoro, jes vere estis bone!

Certe ne estis iu homo en la tuta urbo, kiu ne funebris pri Jonatano, kaj kiu ne pensis, ke estus pli bone, se mi estus mortinta anstataŭe. Almenaŭ tion mi kaptis el la babiladoj de ĉiuj virinoj, kiuj kuradis tien ĉi kun siaj ŝtofoj, muslinoj kaj vantaĵoj. Ili ĝemis kaj rigardis min, kiam ili trairis la kuirejon kaj diris al patrino:
”Kompatinda sinjorino Leono! Ĝuste Jonatano, li, kiu estis tiel elstara!”

Ni nun loĝis en la domo najbara, en tute samaspekta loĝejo, sed tiu ĉi situis en la teretaĝo. Ni ricevis kelkajn uzitajn meblojn de la sociala servo por malriĉuloj, kaj ankaŭ la virinoj ion donis al ni. Mi kuŝis sur preskaŭ samaspekta kuireja sofo kiel estis mia antaŭa. Ĉio estis preskaŭ kiel antaŭe. Kaj tamen ĉio, absolute ĉio estis alia ol antaŭe! Ĉar ne plu ekzistis Jonatano. Neniu sidis apud mi kaj rakontis vespere; mi estis sola, tiel ke doloris la brusto, kaj mi nur povis kuŝi kaj flustri por mi mem la vortojn, kiujn Jonatano diris tuj antaŭ ol li mortis. Tiam, kiam ni kuŝis sur la tero post la salto. Li unue kuŝis kun la vizaĝo al la tero, sed poste iu turnis lin, kaj mi vidis lian vizaĝon. Fluis iom da sango el unu de la buŝanguloj, kaj li preskaŭ ne povis paroli. Sed li tamen provis rideti, kaj li elbuŝigis kelkajn vortojn: ”Ne ploru Biskoto, ni revidos nin en Nangijala!” Nur tion li diris kaj nenion plu.

Poste li fermis la okulojn, kaj homoj venis kaj forportis lin, kaj mi neniam plu vidis lin.

La tempon poste mi ne volas rememori. Sed oni ne povas forgesi ion tiel teruran kaj dolorigan. Mi kuŝis ĉi tie sur la sofo kaj pensis pri Jonatano, ĝis kiam mi sentis, ke la kapo preskaŭ krevas. Kaj pli forte ol mi sopiris al li, neniu povas sopiri. Mi ankaŭ timis, ĉar venis al mi la penso: ĉu la ideo pri Nangijala estas vera? Eble ĝi estis nur unu el tiaj amuzaj rakontoj, kiajn Jonatano tiel ofte elpensis! Mi multe ploris — jes vere.

Sed poste Jonatano venis kaj konsolis min. Jes li venis, ho, kiel bonfartiga estis tio! Estis kvazaŭ ĉio reboniĝis. Li certe komprenis eĉ tie en Nangijala, kiel estis por mi sen li, kaj li certe pensis, ke li devis min konsoli. Pro tio li venis al mi, kaj nun mi ne plu estis tiel malgaja, nun mi simple atendis.

Li venis iun vesperon antaŭ nelonge. Mi estis sola hejme, kaj mi kuŝis kaj plorsopiris al li kaj timis kaj estis malfeliĉa kaj malsana kaj mizera pli ol mi povas priskribi. La kuireja fenestro estis malfermita, ĉar estis tiaj varmaj, belaj printempaj vesperoj nun. Mi aŭdis, kiel la kolomboj kveras ekstere. Estas amasoj da ili tie en la malantaŭa korto kaj estas konstanta kverado nun en printempo.

Tiam okazis.

Kuŝante tie kaj plorante, kun la vizaĝo kaŝita en la kuseno, mi aŭdis kveradon tute proksime, kaj kiam mi levis la kapon, kolombo sidis sur la fenestrobreto kaj rigardis min per amikaj okuloj. Neĝoblanka kolombo — bone notu — ne tia griza, kiaj estas la kolomboj en la korto! Neĝoblanka kolombo, neniu povus kompreni mian senton, kiam mi ekvidis ĝin. Ĉar estis precize kiel en la kanto — ”blanka kolomb’, ho kara, serĉos ja vin”. Kaj estis kvazaŭ mi denove aŭdis Jonatanon kanti: ”Eta Biskot’ alflugos je nokta hor’.” Sed nun estis li, kiu venis al mi anstataŭe.

Mi volis ion diri, sed mi ne kapablis. Mi nur kuŝis tie kaj aŭdis kiel la kolombo kveradis, kaj malantaŭ la kverado aŭ meze en la kverado aŭ kiel tion diri, mi aŭdis la voĉon de Jonatano. Sed ĝi ne sonis kiel kutime. Estis nur kiel stranga flustrado en la tuta kuirejo. Ĝi sonis preskaŭ kiel fantomrakonto, kaj oni eble povis ektimi, sed mi ne timis. Mi nur ĝojegis. Jes, mi ŝatus salti al la plafono. Ĉar ĉio, kion mi aŭdis, estis tiel mirinde alloga.

Jes, certe estis vera ĉio pri Nangijala. Jonatano volis, ke mi rapidu tien, ĉar tie oni tute bonsentas, li diris. Pensu, en Nangijala domo atendis lin, kiam li venis, tute propran domon li ricevis! Estas malnova bieno, li diris, kiu nomiĝas Rajdistobieno, kaj ĝi situas en la Ĉerizo-valo, ĉu tio ne sonas belege?

Kaj imagu, la unua, kion li vidis, kiam li venis al la Rajdistobieno, estis eta, verda tabulo sur la barilpordo, kaj sur tiu tabuleto estis pentrita: La Fratoj Leonkoro.

”Tio signifas, ke ni ambaŭ loĝos tie,” diris Jonatano.

Do, ankaŭ mi rajtos havi la nomon Leonkoro, kiam mi venos al Nangijala. Pri tio mi ĝojas, ĉar plej volonte mi volas havi la saman nomon kiel Jonatano, eĉ se mi ne estas kuraĝa kiel li.

”Venu kiel eble plej baldaŭ,” li diris. ”Se vi ne trovos min hejme ĉe la Rajdisto-bieno, mi sidos apud la rivero por kapti fiŝojn.”

Tiam la kolombo silentis kaj forflugis rekte trans la tegmentojn de la domoj. Reen al Nangijala. Kaj mi kuŝis tie ĉi sur mia sofo kaj nur atendis, ke mi sekvu. Mi esperas, ke ne estos tro malfacile trovi la vojon tien. Sed Jonatano diris, ke tute ne estas malfacile. Por esti certa, mi notis la adreson:

La Fratoj Leonkoro
Rajdisto- bieno
Ĉerizo-valo
Nangijala

du monatoj Jonatano sola loĝis tie. Du longajn terurajn monatojn mi devis esti sen li. Sed nun ankaŭ mi baldaŭ venos al Nangijala. Baldaŭ, tre baldaŭ mi flugos tien. Eble tiun ĉi nokton. Mi havas subsenton, ke tio povus okazi tiun ĉi nokton. Mi skribos slipon kaj metos ĝin sur la kuirejan tablon, tiel ke patrino trovos ĝin, kiam ŝi vekiĝos morgaŭ matene. Estu skribite sur la slipo:

Ĉapitro 3

Poste io okazis. Kaj ion pli strangan mi neniam travivis.

Tute subite mi staris antaŭ la barilpordo kaj legis la verdan tabuleton: La Fratoj Leonkoro.

Kiel mi venis tien? Kiam mi flugis? Kiel mi povis trovi la vojon sen demandi iun ajn? Tion mi ne scias. La sola afero, kiun mi scias, estas, ke mi subite tie staris kaj vidis la nomon sur la barilpordo.

Mi vokis Jonatanon. Plurfoje mi vokis, sed li ne respondis.

Kaj tiam mi memoris — kompreneble li sidas apud la rivero kaj fiŝkaptas.

Mi ekkuris laŭ la mallarĝa vojeto malsupren al la rivero. Mi kuris kaj kuradis — kaj tie malsupre sur la ponto Jonatano sidis. Mia frato, li tie sidis, lia hararo brilis en la sunlumo. Kaj eĉ se mi provus rakonti, mi tamen ne povus priskribi miajn sentojn, kiam mi revidis lin.

Li ne rimarkis, ke mi venis. Mi provis krii: ”Jonatano,” sed mi opinias, ke mi ploris, ĉar nur iu eta, stranga sono aŭdiĝis.

Tamen Jonatano aŭdis. Li levis la rigardon kaj ekvidis min.

Unue li ne rekonis min. Sed poste li ekkriis kaj flankenĵetis la fiŝkaptilon kaj kuregis kaj kaptis min, kvazaŭ li volis korpe senti, ke mi vere venis. Kaj tiam mi jam ne plu forte ploris.

Kial mi daŭre ploru? Sed mi ja tiom multe sopiris lin.

Male Jonatano, li ridis, kaj ni staris tie sur la deklivo ĉe la rivereto kaj ĉirkaŭbrakis unu la alian kaj estis pIi gajaj ol oni povis esprimi, ĉar ni denove estis kune.

Kaj tiam Jonatano diris:
”Do, vi finfine alvenis, Biskoto Leonkoro!”

Biskoto Leonkoro, tio sonis tute freneze. Ni devis ridi pri tio. Kaj ni pli kaj pli ridis, kvazaŭ tio estus la plej amuza, kion ni iam aŭdis. Sed eble nur pro tio, ke ni volis havi ion por priridi, ĉar ni estis tiel gajaj, ke ĉio bolis en ni. Kaj kiam ni ridis plej multe, ni komencis ludlukti unu kun la alia, sed ni tamen ne ĉesis ridi. Tute ne, ni daŭrigis tiel forte, ke ni falis en la herbon, kaj ni kuŝis tie kaj ruliĝis tien kaj reen, ridadis pli kaj pli, kaj fine ni ridegis tiel plengorĝe, ke ni falis en la riveron. Tie ni daŭrigis la ridadon, ĝis mi pensis, ke ni dronos.

Sed anstataŭe ni komencis naĝi. Neniam mi scipovis naĝi, kvankam mi ĉiam deziregis, ke mi lernu tion. Nun mi subite kapablis. Mi tute bone naĝis, sen ke mi lernis naĝi.

”Jonatano, mi scipovas naĝi,” mi kriis.

”Jes, memkompreneble vi kapablas naĝi,” vokis Jonatano.

Kaj tiam nova penso kaptis min.

”Jonatano, ĉu vi rimarkas ion?” mi diris. ”Mi tute ne tusas plu.”

”Ne, kompreneble vi ne tusas,” diris Jonatano. ”Vi ja estas en Nangijala nun.”

Mi ĉirkaŭnaĝis sufiĉe longe, kaj poste mi grimpis sur la ponton, kaj tie mi staris tute malseka. La akvo fluis el la vestoj. La pantalono gluiĝis al miaj gamboj. Tial mi klare povis vidi la novan ŝanĝon, kiu okazis al mi. Kredu tion aŭ ne, sed miaj gamboj estis tute rektaj kiel tiuj de Jonatano.

Venis ideo en mian kapon. Ĉu mi fariĝis ankaŭ same bela?

Mi demandis Jonatanon pri tio. Demandis lin, ĉu mi fariĝis pli belaspekta.

”Rigardu en la spegulon,” li diris, montrante al la rivero. La akvo estis brila kaj senmova, tiel ke oni povis speguliĝi en ĝi.

Mi kuŝigis min surbruste sur la ponton kaj rigardis malsupren de la rando kaj vidis min en la akvo, sed mi vere ne povis rimarki iun ajn belecon ĉe mi. Jonatano venis kaj kuŝigis sin apud min, kaj ni longe kuŝis rigardante la Fratojn Leonkoro malsupre en la akvo. Jonatano tiel bela kun sia ora hararo kaj siaj okuloj kaj sia bela vizaĝo, kaj jen ĉeflanke mi kun mia osteca nazego kaj mia hirta hararo kaj ĉio.

”Ne, mi ne povas rimarki, ke mi fariĝis pli bela,” mi diris.

Sed Jonatano opiniis, ke estas granda diferenco inter nun kaj antaŭe.

”Kaj vi ankaŭ aspektas tiel sana,” li diris.

Mi esploris ĉiun parton de mia korpo. Mi sentis, kuŝante tie sur la ponto, ke mi estas sana kaj gaja en ĉiu parto de mi, do kial mi bezonus esti bela? La tuta korpo estis tiel feliĉa, ke kvazaŭ ĉio ridis en ĝi.

Ni kuŝis tie dum iom da tempo, kaj la sunbrilo varmigis nin, kaj ni rigardis la fiŝojn, kiuj ĉirkaŭnaĝis sub la ponto. Sed poste Jonatano volis, ke ni iru hejmen, kaj tion mi ankaŭ deziris, ĉar mi scivolis pri tiu Rajdisto-bieno, kie mi loĝos. Jonatano iris antaŭ mi sur la vojeto supren al la bieno, kaj per miaj belaj rektaj gamboj mi marŝis malantaŭ li. Mi iris kaj daŭre fiksrigardis al miaj gamboj kaj sentis, kiel bone mi marŝis per ili. Kiam ni estis duone sur la deklivo, mi subite turnis la kapon. Kaj tiam — tiam mi finfine vere vidis la Ĉerizo-valon. Ho, kia valo plenplena de blankaj ĉerizofloroj! Blanka kaj verda ĝi estis pro ĉerizaj floroj kaj verda, verda herbo. Kaj tra tiu tuta verdo kaj blanko fluis la rivereto kiel arĝenta rubando. Mi tute ne rimarkis tion antaŭe. Kial? Ĉu mi vidis nur Jonatanon? Sed nun mi staris sur la vojeto kaj rimarkis, kiel bele estis, kaj mi diris al Jonatano:
”Tio ĉi certe estas la plej bela valo sur la tuta terglobo, ĉu ne?”

”Jes, sed ne sur la terglobo,” respondis Jonatano, kaj tiam mi memoris, ke mi estas en Nangijala.

Ĉirkaŭ la Ĉerizo-valo leviĝis altaj montoj, ĉio estis bela. Kaj laŭ la krutaĵoj de la montoj riveretoj kaj akvofaloj torentis malsupren en la valon. Muĝegis la akvo, ĉar estis ja printempo.

Estis io aparta ankaŭ pri la aero. Oni deziris ĝin trinki, tiel pura kaj bona ĝi estis.

”Tiuj hejme en la urbo bezonus kelkajn kilogramojn da tia aero,” mi diris, ĉar mi memoris, kiel mi kutimis sopiri al aero, kiam mi kuŝis sur mia kuireja sofo kaj sentis, ke freŝa aero tute ne ekzistas.

Sed ĉi tie estis pura aero, kaj mi enspiris tiom multe, kiom mi kapablis. Ŝajnis al mi, ke mi ne povis sufiĉe enspiri. Jonatano ridis pri mi kaj diris:
”Iom vi tamen devas lasi por mi.”

La vojeto, laŭ kiu ni iris, estis blanka pro malsupren-neĝantaj ĉerizfloroj, kaj ankaŭ super ni flirte faletis belaj, blankaj petaloj, tiel ke ili restis pendantaj en la haroj kaj ĉie sur la korpoj. Mi ŝatas etajn, verdajn vojetojn kun petaloj de ĉerizfloroj, jes, tion mi vere ŝatas.

Kaj ĉe la fino de la vojeto situis la Rajdisto-bieno kun la verda tabuleto sur la barilpordo.

”La Fratoj Leonkoro,” mi laŭte legis por Jonatano. ”Imagu, ke tie ĉi ni loĝu!”

”Jes Biskoto, imagu tion,” diris Jonatano, ”ĉu ne estas belege?”

Kaj certe estis belege. Mi komprenis, ke Jonatano tion opinias. Kaj miaflanke mi tute ne povus imagi iun ajn lokon, kie mi pli volonte loĝus.

Estis blanka, malnova domo, tute ne granda, kun verdaj angulaj fostoj kaj verda pordo kaj verda herbejo ĉirkaŭe, kie kreskis primoloj kaj saksifragoj kaj lekantetoj. Ankaŭ sovaĝaj siringoj kaj ĉerizarboj abunde floris, kaj ĉirkaŭis ĉion ŝtona muro, eta malalta griza muro kun rozkoloraj floroj sur ĝi.

Senpene oni povis ĝin transsalti, sed kiam oni troviĝis interne de la barilpordo, tiu ĉi muro tamen donis imagon, ke ĝi protektis kontraŭ ĉio ekstera. Oni sentis, ke nun oni estas hejme kaj tute ĉe si mem.

Fakte estis du domoj, ne nur unu, sed la alia pli similis al stalo aŭ io tia. Ili situis angule unu kontraŭ la alia kaj ekzakte tie, kie ili kuniĝis, staris malnova benko, kiu aspektis kvazaŭ ĝi devenis el la ŝtonepoko. Tamen agrabla benko kaj agrabla angulo. Oni sentis emon sidiĝi tie por iom mediti aŭ babili, por rigardi la birdetojn kaj eble trinki sukon aŭ ion similan.

”Mi sentas min hejme ĉi tie,” mi diris al Jonatano. ”Ĉu estas same bone endome?”

”Venu rigardi,” li respondis.

Li jam staris ĉe la pordo kaj volis eniri, sed en la sama momento aŭdiĝis heno, jes vere estis ĉevalo, kiu henis, kaj Jonatano diris: ”Mi pensas, ke ni unue iru al la stalo.”

Li eniris tiun alian domon, kaj mi postkuris. Ho, kiel mi kuris!

Vere estis stalo, tute kiel mi pensis, kaj tie staris du ĉevaloj, du brunaj, belaj ĉevaloj, kiuj turnis la kapojn kaj henis al ni, kiam ni eniris tra la pordo.

”Jen estas Grimo kaj Fjalaro,” diris Jonatano. ”Divenu, kiu el ili estas la via! ”

”Ne, ne provu tion,” mi diris. ”Ne provu kredigi al mi, ke troviĝas ĉevalo, kiu estas la mia, ĉar tion mi vere ne kredas.”

Sed Jonatano diris, ke en Nangijala oni nenion povas fari sen ĉevalo.

”Sen ĉevalo oni ne povas iri ien ajn,” li diris. ”Kaj komprenu, Biskoto, ke tie ĉi oni kelkfoje devas iri malproksimen.”

Ion pIi bonan mi tute ne povis imagi ol ke oni devas havi ĉevalon en Nangijala. Jes, ĉar mi tiel ŝatas ĉevalojn. Kaj kiel molaj estas iliaj nazoj, mi ne komprenas, ke povas ekzisti io tiel mola!

Paro da neordinare belaj ĉevaloj estis tiuj du en la stalo.

Fjalaro havis blankan fruntstrion, alie ili tute similis unu al la alia.

”Eble estas Grimo, kiu estas la mia,” mi diris, ĉar Jonatano volis, ke mi divenu.

”Nu, vi eraras,” diris Jonatano, ”Fjalaro estas la via.”

Mi permesis al Fjalaro ĉirkaŭflari min, kaj mi karesis lin kaj tute ne timis, kvankam mi apenaŭ iam antaŭe tuŝis ĉevalon.

Mi ŝatis lin dekomence, kaj certe li ŝatis min. Almenaŭ tion mi opiniis.

”Ni ankaŭ havas kuniklojn,” diris Jonatano. ”En kaĝo malantaŭ la stalo. Sed tiujn vi povos rigardi poste.”

Ke li povis pensi tion!

”Mi devas ilin vidi tuj,” mi diris. Mi ja ĉiam deziris havi kuniklojn, sed hejme en la urbo oni ne povis havi. Mi rapidegis malantaŭ la stalon, kaj tie en la kaĝo vere sidis tri dolĉaj kunikletoj kaj mordetis foliojn de leontodoj.

”Estas strange,” mi diris al Jonatano poste, ”tie ĉi en Nangijala oni evidente ricevas ĉion, kion oni deziras.”

”Jes, sed tion mi ja promesis,” respondis Jonatano. Kaj fakte estis ekzakte tio, kion li promesis, kiam li sidis ĉe mi hejme en la kuirejo. Sed nun mi vidis, ke li vere pravis, kaj pri tio mi ĝojis.

Ekzistas multe da aferoj, kiujn oni neniam forgesas. Neniam, neniam ajn mi forgesos tiun unuan vesperon en la kuirejo en la Rajdisto-bieno; kiel mirige estis, kaj kiel bone mi fartis, kiam mi povis kuŝi kaj paroli kun Jonatano kiel antaŭe.

Nun ni denove loĝis en kuirejo, kiel ni ĉiam faris. Sed ĝi ne similis al nia kuirejo hejme en la urbo. La kuirejo en la Rajdisto-bieno certe estis pratempa, mi pensas, kun siaj krudaj traboj en la plafono kaj sia granda masonita forno. Kia forno!

Ĝi okupis preskaŭ tutan muron, kaj kiam oni volis kuiri tie, oni devis tion fari rekte super la fajro, precize kiel oni faris en iamaj tempoj. Meze sur la planko staris la plej solida tablo, kiun mi iam vidis, kun longaj lignobenkoj ambaŭflanke, kaj mi pensas, ke certe dudeko da homoj povis tie sidi kaj manĝi samtempe, kaj ne fariĝus tro homoplena.

”Plej bone, ke ni loĝu en la kuirejo, kiel ni kutimas,” diris Jonatano, ”kaj patrino povos loĝi en la ĉambro, kiam ŝi venos.”

Unu ĉambro kaj kuirejo estis la tuta Rajdisto-bieno, sed loĝi en io pli granda ne estis nia kutimo, kaj pli da spaco ni ne bezonis. Tamen ĝi estis duoble pIi granda ol hejme.

Hejme, jes! Mi rakontis al Jonatano pri la slipo, kiun mi metis por patrino sur la kuirejan tablon.

”Mi skribis al ŝi, ke ni revidos nin en Nangijala. Sed kiu scias, kiam ŝi venos.”

”Tio eble povos daŭri longan tempon,” diris Jonatano. ”Sed bonan ĉambron ŝi ricevos kun spaco por dek kudromaŝinoj, se ŝi deziros.”

Divenu kion mi ŝatas! Mi ŝatas kuŝi sur praa kuireja benklito en tiu ĉi eksmoda, malnova kuirejo kaj paroli kun Jonatano, dum la brilo de la fajro flirtas sur la muroj; kaj dum mi rigardas tra la fenestro, mi vidas branĉon de la ĉerizarbo, kiu estas blovata de la vespera vento. Kaj la fajro de la forno pIi kaj pli malkreskas, ĝis nur la arda ligno restas, kaj komenciĝas malheliĝi en la anguloj, kaj mi pIi kaj pIi dormemas, kaj mi kuŝas tie kaj ne tusas, kaj Jonatano rakontas por mi. Rakontas kaj rakontas, kaj fine mi aŭdas lian voĉon nur same, kiel iam mi aŭdis lian flustradon, kaj tiel mi endormiĝas. Ĉio, kion mi plej ŝatas, plenumiĝis la unuan vesperon en la Rajdistobieno. Tial mi neniam forgesos ĝin.

Ĉapitro 4

Kaj poste, la venontan matenon, tiam ni rajdis. Jes vere, mi kapablis rajdi, kvankam la unuan fojon mi sidis sur ĉevalo — mi ne komprenas, kial en Nangijala oni kapablas fari simple ĉion. Mi galopis kvazaŭ mi ĉiam faris tion.

Sed vidi Jonatanon, kiel li rajdis! Ŝi, kiu tiam opiniis, ke mia frato similas al fabela princo, ŝi devus ĉeesti, kiam li venis rajdante kiel vento sur sia ĉevalo tra la herbejoj en la Ĉerizovalo, tiam ŝi vidus fabelan princon, kiun ŝi neniam forgesus!

Ho, kiam li galope venis kaj transsaltis la rivereton per saltego, kvazaŭ li transflugis ĝin, dum lia hararo flirtis ĉirkaŭ li, jes, tiam oni vere povis imagi, ke li estas fabela princo. Li ankaŭ estis vestita preskaŭ kiel princo, aŭ eble pIi similis al kavaliro. Troviĝis amaso da vestoj en ŝranko en la Rajdisto-bieno. Mi ne scias de kie ili devenis, sed tute ne estis tiaj, kiajn oni nuntempe uzas, sed ĝuste kiel kavaliraj vestoj. Ni elprenis ankaŭ por mi. Miajn proprajn malnovajn vestaĉojn mi forjetis, kaj mi neniam plu volis ilin revidi, ĉar Jonatano diris, ke ni devas esti vestitaj tiel, kiel konvenas al la tempo, en kiu ni nun vivas, alie la homoj en la Ĉerizo-valo opinius, ke ni estas strangaj. La tempo de subĉielaj fajroj kaj de fabeloj, ĉu ne estis tio, kion Jonatano diris? Dum ni ĉirkaŭrajdis tie, portante niajn belajn kavalirajn vestojn, mi demandis lin:
”Verŝajne estas tre antikva tempo, en kiu ni vivas ĉi tie en Nangijala?”

”Certagrade jes,” diris Jonatano. ”Kompreneble estas antikva tempo por ni. Sed oni ankaŭ povus diri, ke estas juna tempo.”

Li iom pripensis.

”Jes, certe,” li diris, ”juna, freŝa kaj bona tempo, en kiu oni povas vivi facile kaj simple.”

Sed poste liaj okuloj malheliĝis. ”Almenaŭ tie ĉi en la Ĉerizo-valo,” li diris.

”Ĉu estas malsame en aliaj lokoj?” mi demandis. Kaj Jonatana respondis, ke vere ne ĉie estas same.

Kia bonŝanco, ke ni alvenis precize ĉi tien — ĝuste tien ĉi en la Ĉerizo-valon, kie la vivo estas tiel facila kaj simpla, kiel diris Jonatano. Ne povas esti pIi facila kaj simpla kaj amuza vivo ol dum tia mateno. Unue oni vekiĝas en sia kuirejo pro la suno, kiu brilas tra la fenestroj, kaj pro la birdoj, kiuj trilas kaj ĝojas en la arboj ekstere. Kaj oni vidas Jonatanon, kiu trankvile metas panon kaj lakton sur la tablon, kaj post manĝado oni iras por manĝigi siajn kuniklojn kaj strigli sian ĉevalon. Kaj poste oni ekrajdas, jes, oni ekrajdas, kaj pendas roseroj en la herbo, kiuj ĉie trembrilas kaj lumas. Burdoj kaj abeloj zumas en la ĉerizfloroj, kaj la ĉevalo galopegas, kaj oni ne timas. Imagu, oni eĉ ne timas, ke subite ĉio finiĝos, kiel kutime okazas pri bonaj aferoj. Ne en Nangijala! Almenaŭ ne tie ĉi en la Ĉerizo-valo!

Ni longtempe rajdis tien kaj tien sur la herbejoj laŭ nia emo. Poste ni sekvis la padon laŭlonge de la rivereto laŭ ĉiuj sinuoj kaj kurbiĝoj, kaj subite ni ekvidis la matenan fumon de la vilaĝo en la valo. Unue nur la fumstriojn, sed poste la tutan vilaĝon kun ĝiaj malnovaj domoj kaj bienoj. Ni aŭdis kokojn krii kaj hundojn boji kaj ŝafojn kaj kaprinojn bleki, ĉio sonis matene freŝe. Ŝajnis, ke la vilaĝo ĵus vekiĝis.

Virino kun korbo je la brako venis renkonte al ni sur la pado. Certe estis farmistino nek juna nek maljuna, kun bruna haŭto, kian oni ricevas, kiam oni estas subĉiele en ĉiuspeca vetero. Ŝi estis eksmode vestita, kiel en la fabeloj.

”Jen, Jonatano, via frato finfine venis, ĉu ne,” ŝi diris kaj afable ridetis.

”Jes, nun li venis,” diris Jonatano, kaj oni aŭdis, ke li tre volonte diris tion.

”Biskoto, jen Sofia,” li poste aldonis, kaj Sofia kapsalutis.

”Jes, jen Sofia,” ŝi diris. ”Bone, ke mi renkontis vin. Do, vi mem povas porti la korbon.”

Kaj Jonatano prenis la korbon, kvazaŭ li kutimis fari tion kaj ne bezonis demandi, kio estas en ĝi.

”Vi certe venos kun via frato al la Ora Koko ĉi-vespere, ĉu ne, por ke ĉiuj salutu lin,” diris Sofia.

Jonatano respondis, ke tion li faros, kaj poste ni adiaŭis ŝin kaj hejmen rajdis. Mi demandis Jonatanon, kio estas la Ora Koko.

”La gastejo,” diris Jonatano. ”Ĝi nomiĝas Ora Koko kaj situas en la vilaĝo. Tie ni renkontiĝas kaj parolas pri kio necesas paroli.”

Mi antaŭĝojis kuniri al la Ora Koko vespere, por vidi la homojn, kiuj loĝas en la Ĉerizo-valo. Ĉion pri la Ĉerizo-valo kaj Nangijala mi volis scii. Mi volis vidi, ĉu ĉio ekzakte kongruis kun tio, kion diris Jonatano. Hazarde mi pensis pri io, pri kio mi nun memorigis lin, dum ni rajdis.

”Jonatano, vi diris, ke en Nangijala oni travivas aventurojn de mateno ĝis vespero kaj eĉ dum la noktoj, ĉu vi memoras tion? Sed tie ĉi estas tute trankvile kaj tute neniuj aventuroj.”

Tiam Jonatano ridis.

”Ne forgesu, ke vi venis nur hieraŭ. Stultulo, vi apenaŭ metis la nazon tien ĉi! Por travivi aventurojn vi certe havos okazon.”

Kaj mi diris, kiam mi bone pripensis la aferon, ke jam estis sufiĉe aventure kaj mirige, kion ni travivis en la Rajdistobieno kun niaj ĉevaloj kaj kunikloj kaj ĉio. Pliajn aventurojn mi ne bezonos.

Tiam Jonatano strange rigardis min, kvazaŭ li kompatis min kaj diris:
”Jes, vidu Biskoto, mi dezirus, ke estus por vi ĝuste tiel. Ĉar sciu, okazas aventuroj, kiuj devus ne okazi.”

Kiam ni alvenis hejmen, Jonatano elpakis la korbon de Sofia sur la kuireja tablo. Estis pano en ĝi kaj botelo da lakto kaj eta poto kun mielo kaj kelkaj krespoj.

”Ĉu Sofia provizas nin per manĝaĵo?” mi demandis surprizite. Ĝis nun mi ne tre multe pripensis, kiel ni ricevu ion por manĝi.

”Kelkfoje ŝi tion faras,” diris Jonatano.

”Tute senpage?” mi demandis.

”Senpage, jes eble oni povas diri tion,” respondis Jonatano.

”En la Ĉerizo-valo ĉio estas senpaga. Ni donas kaj helpas unu al la alia laŭbezone.”

”Ĉu vi donas ion al Sofia?” mi demandis.

Tiam li denove ridis.

”Jes, certe,” li diris. ”Interalie ĉevalsterkon por ŝiaj rozbedoj. Tiujn mi prizorgas por ŝi — tute senpage.”

Kaj poste li diris mallaŭte, tiel ke mi apenaŭ aŭdis lin:
”Krom tio mi faras por ŝi ankaŭ kelkajn aliajn servojn.”

Ĝuste tiam mi vidis, ke li elprenis ion alian el la korbo. Estis kunvolvita papereto, nur tio. Li disvolvis ĝin kaj legis, kio estis skribita sur ĝi, kaj tiam li kuntiris la brovojn, kvazaŭ li malŝatis la legitajn vortojn. Sed li diris nenion al mi, kaj mi ne volis demandi. Mi opiniis, ke certe li rakontos, kio estas skribita sur liaj slipoj, kiam li volas ke mi sciu.

Ni havis malnovan ŝrankon en unu angulo de la kuirejo.

Tuj la unuan vesperon en la Rajdisto-bieno Jonatano rakontis al mi pri ĝi. Troviĝas sekreta tirkesto en ĝi, li diris, kesto, kiun oni nek povos trovi nek malfermi, se oni ne konas la mekanismon. Kompreneble mi volis ĝin tuj vidi, sed tiam Jonatano diris:
”Alian fojon. Nun ni dormu.”

Poste mi endormiĝis kaj forgesis pri ĝi, sed nun mi denove rememoris, kiam Jonatano iris al la ŝranko, kaj mi aŭdis kelkajn strangajn kraketojn. Ne estis malfacile imagi, kion li faras. Li kaŝis la slipon en la sekretan keston. Kaj poste li ŝlosis la ŝrankon kaj metis la ŝlosilon en malnovan pistujon, kiu staris alte sur breto en la kuirejo.

Poste ni iris iom naĝi, kaj mi plonĝis de la ponto en la akvon, imagu, ke mi kuraĝis tion! Kaj poste Jonatano faris por mi fiŝkaptilon similan al tiu, kiun li mem havis, kaj ni iom fiŝkaptis. Nur tiom multe, ke sufiĉis al ni por tagmanĝo. Mi kaptis unu grandan perkon kaj Jonatano du. Ni kuiris la fiŝojn hejme en poto, kiu pendis per fera ĉeno super la fajro en nia granda kameno. Kaj post la manĝado Jonatano diris:
”Nun, Biskoto, ni vidu, ĉu vi kapablas celpafi. Tio necesas kelkfoje.”

Li gvidis min al la stalo, kaj en la jungilejo pendis du pafarkoj. Mi komprenis, ke Jonatano ilin faris, ĉar ĉiam li faris pafarkojn por la infanoj sur la korto hejme en la urbo. Sed tiuj ĉi estis pIi grandaj kaj pIi belaj, fakte ili estis jam veraj armiloj.

Ni pendigis celtabulon sur la stalpordon, kaj tie ni celpafis la tutan posttagmezon. Jonatano montris al mi kiel pafi. Kaj mi pafis kontentige bone, sed kompreneble ne tiel bone kiel Jonatano, ĉar li trafis la celon preskaŭ ĉiufoje.

Estis strange pri Jonatano, kvankam li ĉion scipovis multe pIi perfekte ol mi, li mem ne opiniis, ke tio estas mirakla.

Li neniam fanfaronis, sed faris ĉion preskaŭ sen cerbumi pri ĝi. Kelkfoje mi pensis, ke li deziras, ke mi estu pIi sukcesa ol li. Foje ankaŭ mi trafis la celcentron, kaj tiam li aspektis tiel gaja, kvazaŭ li ricevis donacon de mi.

Kiam venis la vespera krepusko, Jonatano diris, ke estas tempo, nun ni iru al la Ora Koko. Ni fajfis al Grimo kaj Fjalaro. Ili libere paŝtiĝis sur la herbejoj ekstere de la Rajdistobieno, sed kiam ni fajfis, ili tuj galopis al la barilpordo. Tie ni selis ilin, eksidis, kaj poste ni malrapide rajdis malsupren al la vilaĝo.

Subite mi sentis timon. Mi ja preskaŭ ne kutimis renkonti homojn, kaj tute ne tiajn, kiaj loĝas tie ĉi en Nangijala, kaj tion mi diris al Jonatano.

”Kion vi timas?” li demandis. ”Vi certe ne pensas, ke tie ĉi estas iu, kiu volas suferigi vin, ĉu?”

”Ne, certe ne, sed eble ili ridos pri mi.”

Mi mem opiniis, ke sonis stulte diri tion, ĉar kial ili ridu pri mi? Sed ĉiam venas al mi imagoj tiaj.

”Aŭskultu. Mi pensas, ke ekde nun ni nomu vin Karlo, ĉar vi nomiĝas Leonkoro,” diris Jonatano. ”Biskoto Leonkoro, tio eble ridigus ilin. Vi mem preskaŭ mortridis pro tio, kaj ankaŭ mi.”

Jes, mi tre deziris havi la nomon Karlo. Tio vere pIi bone taŭgis por mia nova familia nomo.

”Karlo Leonkoro,” mi gustumis la sonon. ”Tie ĉi rajdas Karlo kaj Jonatano Leonkoro,” sonas bele, mi opiniis.

”Tamen vi ĉiam estos mia kutima Biskoto,” diris Jonatano.

”Vi bone sciu tion, eta Karlo.”

Baldaŭ ni estis malsupre en la vilaĝo kaj rajdis laŭlonge de la vilaĝa strato kun klakantaj hufoj. Ne estis malfacile trovi la vojon, ĉar ni aŭdis ridojn kaj babiladojn jam de malproksime.

Kaj ankaŭ la ŝildon kun granda ora koko ni vidis, jes vere, jen la Ora Koko — tia malnova hejmeca gastejo, pri kiuj oni kutimas legi en libroj. Hejmece brilis lumoj el la fenestretoj. Oni vere sentis emon provi, kiel estas, eniri tian gastejon. Ĉar tion neniam mi faris.

Sed unue ni rajdis en la korton, kaj tie ni ligis Grimon kaj Fjalaron apud aron da aliaj ĉevaloj starantaj tie. Certe Jonatano pravis, ke oni devas havi ĉevalon en Nangijala. Mi supozas, ke ĉiu homo el la tuta Ĉerizo-valo alvenis rajdante al la Ora Koko tiun vesperon. La trinkejo estis plenplena de homoj, kiam ni eniris. Viroj kaj inoj, adoltoj kaj etuloj intermiksitaj, ĉiuj el la vilaĝo estis tie kaj sidis kaj parolis kaj amuziĝis, kvankam kelkaj infanetoj jam endormiĝis en la sinoj de siaj gepatroj.

Kia bruo ekestis, kiam ni alvenis!

”Jonatano,” ili kriis, ”jen Jonatano!”

La gastejestro mem — grandstatura, rozvanga kaj tre bonaspekta viro — kriis tiel laŭte, ke aŭdeblis tra la bruo:
”Jen venas Jonatano, ne, jen vere venas la fratoj Leonkoro!

Ambaŭ!”

Li venis al mi kaj tuj starigis min sur tablon, por ke ĉiuj vidu min, kaj mi staris tie kaj sentis, ke mia vizaĝo tute ruĝiĝis.

Sed Jonatano diris:
”Jen mia amata frato, Karlo Leonkoro, kiu finfine alvenis!

Vi devas esti amikaj al li, same amikaj kiel vi estas al mi.”

”Jes, pri tio vi povas fidi,” diris la gastejestro kaj remetis min sur la plankon. Sed antaŭ ol li lasis min, li premis min al sia brusto momenton, kaj mi sentis, kiel forta li estas.

”Ni du,” li diris, ”ni certe estos same bonaj amikoj kiel Jonatano kaj mi. Joso estas mia nomo. Sed plej ofte oni nomas min: ’Ora Koko’. Kaj al ’Ora Koko’ vi rajtos veni, kiam ajn vi volos, ne forgesu tion, Karlo Leonkoro.”

Ankaŭ Sofia sidis tie ĉe tablo tute sola, kaj Jonatano kaj mi sidigis nin apud ŝin. Pro tio ŝi ĝojis, mi pensas. Ŝi ridetis amike kaj demandis, kion mi opinias pri mia ĉevalo, kaj scivolis, ĉu Jonatano okaze povos veni, por helpi al ŝi en la ĝardeno.

Sed poste ŝi sidis silente, kaj tiam mi rimarkis, ke ŝi maltrankvilas pro io. Mi ankaŭ rimarkis ion alian. Ĉiuj, kiuj sidis tie en la trinkejo, rigardis al Sofia preskaŭ respektoplene, kaj kiam iu ekstaris por eliri, ĉiam li klinsalutis al nia tablo, kvazaŭ estis io rimarkinda pri ŝi. Mi ne povis kompreni kial. Ŝi sidis tie en siaj simplaj vestoj kun tuko sur la kapo kaj kun siaj brunaj labormanoj en la sino kiel simpla kamparanino. Kio estas rimarkinda pri ŝi, mi demandis min.

Mi amuziĝis tie en la gastejo. Ni kantis multajn kantojn, kelkajn, kiujn mi jam konis, kelkajn, kiujn mi neniam aŭdis.

Kaj ĉiuj homoj estis gajaj. Tamen, ĉu vere ili estis gajaj? Kelkfoje ŝajnis al mi, ke ili havas sekretajn ĉagrenojn, same kiel Sofia. Estis kvazaŭ ili de tempo al tempo pensis pri io. Pri io, kion ili timis. Sed Jonatano ja diris, ke la vivo en la Ĉerizo-valo estas facila kaj simpla. Do, kion ili timu? Nu, plej ofte ili estis gajaj, kantis kaj ridis, kaj ĉiuj estis bonaj geamikoj kaj sendube ŝatis unuj la aliajn. Sed mi havis la impreson, ke la plej amata estas Jonatano. Estis same kiel hejme en la urbo, ĉiuj ŝatis lin. Kaj ankaŭ Sofia — mi supozis — estas tre ŝatata.

Sed poste, kiam Jonatano kaj mi intencis iri hejmen kaj venis en la korton por malligi niajn ĉevalojn, tiam mi demandis:
”Jonatano, kio rimarkinda estas pri Sofia?”

Tiam ni aŭdis malafablan voĉon apud ni:
”Jes, vere! Kio rimarkinda estas pri Sofia, ĝuste tion mi jam de longe demandas min!”

Estis malhele en la korto, tiel ke ni ne povis vidi la personon, kiu parolis. Sed subite li paŝis en la lumon de fenestro, kaj mi rekonis viron, kiu sidis proksime al ni en la trinkejo, iu kun ruĝaj buklaj haroj kaj eta ruĝa barbo. Li tiam frapis mian atenton, ĉar la tutan tempon li sidis kaj aspektis malbonhumora kaj tute ne kunkantis.

”Kiu estas tiu,” mi demandis Jonatanon, kiam ni klakadis tra la pordego. ”Lia nomo estas Huberto,” li respondis. ”Kaj li tute bone scias, kio rimarkinda estas pri Sofia.”

Poste ni rajdis hejmen. Estis malvarma, steloluma vespero. Neniam mi vidis tiom da steloj tiel brilaj. Mi provis diveni, kie troviĝas la stelo Tero.

Sed Jonatano diris: ”La stelo Tero, nu, tiu migras ie en neimagebla distanco fore en la spacoj, ĝin vi ne povas vidi de ĉi tie.”

Estas iom malgajiga tio, mi opiniis.

Ĉapitro 5

Sed tiam venis la tago, kiam ankaŭ mi eksciis, kio estas rimarkinda pri Sofia. Iun matenon Jonatano diris:
”Hodiaŭ ni iros por iom babili kun ’la reĝino de la kolomboj’.”

”Bona ideo,” mi diris. ”Kiu do estas tiu reĝino?”

”Sofia,” diris Jonatano. Nur ŝerce mi nomas ŝin ’reĝino de la kolomboj’.”

Kaj baldaŭ mi komprenis kial.

Estis sufiĉe longa distanco al Tulipo-bieno, kie Sofia loĝis.

Ŝia domo situis je la fino de la Ĉerizo-valo, kun altaj montoj dorse.

Ni rajdis tien kaj alvenis frumatene. Sofia ĵus manĝigis siajn kolombojn. Ĉiujn siajn neĝoblankajn kolombojn! Kiam mi vidis ilin, mi rememoris ĝin, la blankan, kiu sidis sur mia fenestrobreto iam, certe tio okazis antaŭ milo da jaroj.

”Ĉu vi memoras,” mi flustris al Jonatano. ”Ĉu ne unu el tiuj kolomboj pruntis al vi sian plumaron tiam, kiam vi venis al mi?”

”Jes,” diris Jonatano, ”ĉar kiamaniere mi estus povinta veni al vi? Nur la kolomboj de Sofia kapablas flugi tra la ĉieloj tiel foren.”

La kolomboj estis kiel blanka nubo ĉirkaŭ Sofia, kaj ŝi staris tute trankvile meze en la flirtado de iliaj flugiloj. Ĝuste tiel aspektas ’reĝino de la kolomboj’, mi opiniis.

Nur tiam ŝi ekvidis nin. Kiel kutime ŝi afable salutis, sed ŝi ne estis gaja. Tute trista ŝi estis, kaj tuj diris per mallaŭta voĉo al Jonatano:
”Hieraŭ vespere mi trovis Violantan; ŝi estis mortpafita per sago en la brusto. Supre en la Lupo-ravino. Kaj la mesaĝo estis for.”

La okuloj de Jonatano mallumiĝis. Neniam ĝis nun mi vidis lin tia, neniam tiel ĉagrenita. Mi ne rekonis lin kaj ankaŭ ne lian voĉon.

”Ĝuste kiel mi opiniis,” li diris. ”Ni havas perfidulon en la Ĉerizo-valo.”

”Jes, certe ni havas,” diris Sofia. ”Mi ne volis tion kredi. Sed nun mi komprenas, ke devas esti tiel.”

Oni bone rimarkis, kiel malgaja ŝi estas, sed malgraŭ sia malgajeco ŝi turnis sin al mi kaj diris:
”Venu, Karlo, vi ĉi-okaze devas vidi, kiel aspektas hejme ĉe mi.”

Ŝi loĝis en Tulipo-bieno sola kun siaj kolomboj, siaj abeloj kaj siaj kaprinoj kaj kun ĝardeno tiel plena de floroj, ke oni apenaŭ povis trapasi ĝin.

Dum Sofia promenis kun mi, Jonatano komencis fosi kaj sarki, kiel oni devas fari printempe en la ĝardenoj.

Mi ĉion rigardis, la multajn abelujojn de Sofia kaj ŝiajn tulipojn kaj narcisojn kaj ŝiajn scivolemajn kaprinojn, sed dum la tuta tempo mi pensis pri tiu Violanta kiu ajn ŝi estis, kiu estis mortpafita supre en la montoj.

Baldaŭ ni reiris al Jonatano, kiu surgenue sarkis tiel diligente, ke liaj manoj tute nigrigis.

Sofia rigardis lin malgaje kaj poste diris:
”Aŭskultu, mia eta ĝardenista knabo, mi opinias, ke vi baldaŭ devos komenci alian laboron.”

”Tion mi komprenas,” diris Jonatano.

Kompatinda Sofia, ŝi certe estis pli maltrankvila ol ŝi volis montri. Ŝi esplorrigardis al la montoj kaj aspektis tiel afliktite, ke ankaŭ mi ekmaltrankviliĝis. Kion ŝi serĉis? Kiun ŝi atendis? Sed tion mi baldaŭ rimarkis. Ĉar subite Sofia diris:
”Tie ŝi venas! Dank’ al Dio, jen Paloma!”

Estis unu el ŝiaj kolomboj, kiu estis fluganta al ni. Komence ŝi estis videbla nur kiel punkteto alte inter la montoj, sed baldaŭ ŝi atingis nin, kaj ŝi alvenis sur la ŝultro de Sofia.

”Venu, Jonatano!” Sofia rapide diris.

”Jes, sed Biskoto — mi intencis diri Karlo,” diris Jonatano.

”Nun li certe devos ekscii ĉion, ĉu ne?”

”Kompreneble,” diris Sofia. ”Rapidu kaj venu ambaŭ!”

Kun la kolombo sur la ŝultro Sofia kuris antaŭ ni en la domon. Ŝi kondukis nin al ĉambreto apud la kuirejo, kaj tie ŝi ŝlosis la pordon kaj fermis la ŝutrojn.

Ŝi volis esti tute certa, ke neniu povu aŭdi kaj vidi, kion ni intencis fari.

”Paloma, mia kolombo,” diris Sofia. ”Ĉu vi portas hodiaŭ pIi bonan mesaĝon ol lastfoje?”

Ŝi metis la manon sub unu el al flugiloj de la kolombo kaj eltiris etan kapsulon. El ĝi ŝi elprenis volvitan paperon saman kiel tiu, kiun Jonatano elprenis el la korbo kaj kaŝis en la ŝrankon hejme ĉe ni.

”Legu ĝin, tuj,” diris Jonatano. ”Tuj, tuj!”

Sofia legis kaj ekkriis.

”Ili kaptis ankaŭ Orvaron ,” ŝi diris. ”Nun neniu plu restas, kiu vere kapablas ion fari.”

Ŝi donis la slipon al Jonatano, kaj kiam li legis ĝin, liaj okuloj eĉ pIi malheliĝis.

”Perfidulo en la Ĉerizo-valo,” li diris, ”ĉu vi povas imagi, kiu povas esti tiel fia?”

”Tion mi ne scias,” diris Sofia. ”Ankoraŭ ne! Sed Dio helpu lin, kiu ajn li estu, kiam mi ekscios.”

Mi sidis tie kaj aŭskultis, sed nenion komprenis.

Sofia ĝemis, kaj poste ŝi diris: ”Rakontu nun al Karlo. Mi iras intertempe por prepari iom da matenmanĝo por vi.”

Kaj ŝi malaperis en la kuirejon. Jonatano sidiĝis sur la planko kun la dorso kontraŭ la muro. Tie li sidis silenta kaj rigardis siajn termakulitajn fingrojn, sed fine li diris:
”Do aŭskultu. Nun, ĉar Sofia permesis, mi rakontu.”

Multon li jam rakontis pri Nangijala, jam antaŭ ol mi alvenis tien ĉi kaj poste, sed nenio estis komparebla kun tio, kion li diris al mi tie en la ĉambreto de Sofia.

”Vi memoras, ke mi diris,” li komencis, ”ke la vivo tie ĉi en la Ĉerizo-valo estas facila kaj simpla. Tiel fakte estis, kaj tiel povus esti, sed nun jam ne plu. Ĉar kiam la vivo fariĝos peza kaj turmenta en la alia valo, vi certe komprenas, ke la vivo fariĝos malfacila ankaŭ en la Ĉerizo-valo.”

”Ĉu ekzistas pIi ol unu valo?” mi demandis. Kaj tiam Jonatano rakontis al mi pri la du verdaj valoj de Nangijala, tiel belaj, kiuj situas inter la montoj de Nangijala, la Ĉerizo-valo kaj la Dornrozo-valo — profundaj valoj ĉirkaŭataj de montoj, altaj, sovaĝaj montoj, kiujn malfacile oni povas transiri, se oni ne konas la mallarĝajn serpentumajn danĝerajn vojetojn. Sed la homoj en la valoj konas tiujn vojetojn kaj povas libere migri unuj al la aliaj.

”Aŭ pIi klare dirite, ili povis,” diris Jonatano. ”Nun neniu povas eliri el la Dornrozo-valo, kaj neniu povas eniri. Neniu alia ol Ia kolomboj de Sofia.”

”Kial?” mi demandis.

”Ĉar la Dornrozo-valo ne plu estas libera lando,” diris Jonatano. ”Ĉar tiu valo estas en la manoj de malamikoj.”

Li rigardis min per tristaj okuloj, ĉar li estis devigita malgajigi min.

”Kaj neniu scias, kio okazos en la Ĉerizo-valo,” li aldonis.

Nun mi ektimis. Tie ĉi mi ĉirkaŭvagadis ĝis nun tute senzorge, kaj nenio maltrankviligis min en Nangijala, sed nun mi vere timis.

”Kia malamiko?” mi demandis.

”Tengo li nomiĝas,” diris Jonatano, kaj li prononcis la nomon tiel, ke sonis por mi terure kaj danĝere.

”Kie estas Tengo?” mi demandis. Tiam Jonatano rakontis pri Karmanjaka, la lando supre en la Montoj de la Praaj Montoj, malantaŭ la Rivero de la Praaj Riveroj, kie Tengo regas, kruela kiel serpento.

Mi fariĝis eĉ pIi timema, sed mi ne volis tion montri.

”Kial li ne povas resti for en siaj praaj montoj?” mi demandis. ”Kial li devas veni al Nangijala kaj detrui ĝin?”

”Jes, kial,” diris Jonatano. ”Tiu, kiu kapablas tion respondi, estas saĝa. Mi ne scias, kial li devas ĉion ruinigi. Tutsimple estas tiel. Li ne volas permesi al la homoj en la valoj vivi tiel, kiel ili volas. Kaj li bezonas sklavojn.”

Poste li denove sidis silenta kaj rigardis siajn manojn, sed ion li murmuris kaj mi aŭdis tion.

”La monstro, li havas ankaŭ Katlan!”

Katla. Mi ne sciis kial, sed ŝajnis al mi, kvazaŭ lia murmuro sonis pli terure ol ĉio alia, kion li diris ĝis nun, kaj mi demandis lin:
”Kiu estas Katla?”

Sed Jonatano skuis la kapon.

”Ne, Biskoto, mi scias, ke vi jam timas. Pri Katla mi ne volas paroli, ĉar tiam vi ne dormos ĉi-nokte.”

Anstataŭe li rakontis, kio estis tiel rimarkinda pri Sofia.

”Ŝi gvidas nian sekretan bataladon kontraŭ Tengo,” diris Jonatano.

”Ni batalas kontraŭ li, vi komprenu, por helpi al la Dornrozo-valo. Sed ni devas tion fari sekrete.”

”Sed Sofia,” mi demandis, ”kial ĝuste ŝi?”

”Ĉar ŝi estas forta kaj kapablas tion fari,” Jonatano respondis. ”Kaj ĉar ŝi tute ne timas.”

”Timema ankaŭ vi ne estas, Jonatano,” mi diris.

Post ioma pensado li diris:
”Ne, ankaŭ mi ne timas.”

Ho, kiel mi deziris esti same kuraĝa kiel Sofia kaj Jonatano!

Sed anstataŭe mi estis tiel timema, ke mi apenaŭ povis pensi.

”Ĉu ĉiuj scias pri la batalgvidado de Sofia kaj la kolomboj flugantaj trans la montojn kun sekretaj mesaĝoj?” mi demandis.

”Nur tiuj, kiujn ni bone povas fidi,” diris Jonatano. ”Sed inter ili ekzistas unu perfidulo, kaj tio sufiĉas!”

Nun liaj okuloj denove malheliĝis, kaj li diris malgaje:
”Kiam Violanta estis pafita hieraŭ vespere, ŝi portis sekretan mesaĝon de Sofia. Kaj se tiu mesaĝo atingis la manojn de Tengo, tio signifas, ke multaj mortos en la Dornrozo-valo.”

Ŝajnis al mi vere terure, ke iu povas pafi kolombon, kiu venas fluganta tiel blanka kaj senkulpa, eĉ se ŝi portas sekretan mesaĝon.

Kaj subite mi memoris, kion ni havas hejme en la ŝranko.

Mi demandis al Jonatano, kial ni havu sekretajn mesaĝojn en nia kuireja ŝranko. Ĉu tio ne povas esti dangera?

”Jes, estas danĝere,” li diris. ”Sed estus eĉ pIi danĝere, se ili estus ĉe Sofia. La spionoj de Tengo unue serĉus tie, se ili venus al la Ĉerizo-valo, ne ĉe ŝia ĝardenservisto.”

”Estas bone,” diris Jonatano, ”ke neniu alia ol Sofia scias, kiu mi vere estas, ke mi estas ne nur ŝia ĝardenservisto, sed ankaŭ ŝia plej proksima helpanto en la batalo kontraŭ Tengo.”

”Sofia mem tion decidis,” li diris. ”Ŝi ne volas, ke iu ajn tie ĉi en la Ĉerizovalo sciu tion, kaj tial ankaŭ vi ĵuru, ke vi silentos pri tio ĝis la tago, kiam Sofia mem rakontos.”

Kaj mi ĵuris, ke mi pIi volonte mortus ol malkovrus ion de tio, kion mi aŭdis.

Ni matenmanĝis ĉe Sofia, kaj poste ni rajdis hejmen.

Ankaŭ iu alia estis survoje tiun ĉi matenon. Iu, kiun ni tuj renkontis sur la vojeto, kiam ni forlasis la Tulipo-bienon. Estis li kun la ruĝa barbo, kiel do li nomiĝis — Huberto?

”Ĉu vi estis ĉe Sofia?” demandis Huberto. ”Kion vi tie faris?”

”Sarkis ŝian ĝardenon,” diris Jonatano kaj montris siajn termakulitajn fingrojn.

”Kaj vi, vi ĉasas, ĉu?” li demandis, ĉar Huberto portis sian pafarkon antaŭ si sur la selkapo.

”Jes, mi intencas pafi kelkajn kuniklojn,” diris Huberto.

Mi pensis pri niaj kunikletoj hejme, kaj mi ĝojis, kiam Huberto forrajdis sur sia ĉevalo, ke mi ne plu bezonas lin vidi.

”Huberto,” mi diris al Jonatano, ”kion vi pensas pri li?”

Jonatano iom cerbumis.

”Li estas la plej lerta arkpafisto en la tuta Ĉerizo-valo.”

PIi li ne diris. Poste li spronis la ĉevalon, kaj ni daŭrigis la rajdadon.

La mesaĝon de Paloma Jonatano kunportis en fela saketo sub la ĉemizo, kaj kiam ni hejmenvenis, li metis la paperon en la sekretan tirkeston de la ŝranko. Sed unue mi rajtis legi, kio estis skribita kaj tekstis jene:
”Hieraŭ oni kaptis Orvaron, kaj nun li estas en malliberejo en la Katla-kaverno. Certe iu el la Ĉerizo-valo rivelis lian kaŝlokon. Vi havas perfidulon tie, serĉu lin!”

”Serĉu, sed kiun?” diris Jonatano, ”se mi nur povus!”

Ankoraŭ pIi estis skribita en la mesaĝo, sed en iu sekreta lingvo, kiun mi ne komprenis, kaj Jonatano diris, ke mi ne, nur Sofia, bezonas tion kompreni.

Sed li montris al mi, kiel oni malfermas la sekretan tirkeston. Li permesis al mi malfermi kaj fermi ĝin kelkfoje. Poste li mem fermis ĝin, ŝlosis la keston kaj remetis la ŝlosilon en la pistujon.

Dum la tuta tago mi pensis pri ĉio, kion mi eksciis, kaj nokte mi ne dormis bone. Mi sonĝis pri Tengo kaj pri mortigitaj kolomboj kaj pri la malliberulo en la Katla-kaverno, kaj fine mi abrupte vekiĝis pro propra timkrio dum la sonĝo.

Kaj tiam- kredu tion aŭ ne — tiam mi vidis iun staranta en la malhela angulo apud la ŝranko, iun, kiu ektimis, kiam mi kriis, kaj kiu malaperis tra la pordo kiel nigra ombro, antaŭ ol mi tute vekiĝis.

Ĉio okazis tiel rapide, ke mi preskaŭ pensis, ke mi sonĝis.

Sed tion Jonatano ne kredis, kiam mi vekis lin kaj ĉion rakontis.

”Ne, Biskoto, tio ne estis sonĝo,” li diris. ”Vi ne sonĝis. Tiu estis la perfidulo! ”

Ĉapitro 6

Ankaŭ la horo de Tengo certe iam venos,” diris Jonatano.

Ni kuŝis en la herbo ĉe la rivero, kaj estis tia mateno, kiam oni tute ne povas kredi, ke Tengo ekzistas aŭ io alia malbona en la mondo. La naturo estis tute serena kaj paca. La akvo iom murmuretis ĉirkaŭ la ŝtonoj sub la ponto. Nur tion oni aŭdis. Estis mirinda sento, kuŝi surdorse kaj vidi nenion ol la blankajn nubetojn sur la ĉielo. Oni povis kuŝi tiel kaj bonsenti kaj kanti al si mem kaj esti senzorga.

Kaj ĝuste nun Jonatano komencis paroli pri Tengo! Mi tute ne ŝatis memori lin, sed tamen mi diris:
”Kion signifas tio? Ke la horo de Tengo venos?”

”Ke fine okazos al li same kiel okazas al ĉiuj tiranoj,” diris Jonatano. ”Ke li estos mortpremita kiel pediko kaj forigita por ĉiam.”

”Mi esperas, ke tio baldaŭ okazos,” mi diris.

Jonatano murmuris kvazaŭ por si mem.

”Sed li estas forta, tiu Tengo. Kaj li havas Katlan.”

Denove li ripetis tiun teruran nomon. Mi volis demandi lin pri tio, sed mi ne faris. PIi bone nenion scii pri Katla dum tia belega mateno.

Sed poste Jonatano diris ion, kio estis eĉ pIi terura ol ĉio alia.

”Biskoto, vi restos sola en la Rajdisto-bieno dum iom da tempo, ĉar mi devos iri al la Dornrozo-valo.”

Kiel li kapablis diri ion tiel teruran? Kiel li povis kredi, ke mi restus en la Rajdisto-bieno eĉ unu minuton sen li? Eĉ se li pensus ĵeti sin rekte en la faŭkon de Tengo, mi restos kun li.

Tion mi diris al li.

Tiam li rigardis min per stranga mieno kaj diris:
”Biskoto, mi havas nur unu fraton, kiun mi deziras protekti kontraŭ ĉiu malbono. Kiel vi povas postuli, ke vi iru kun mi, kiam mi bezonos ĉiun mian forton por io alia? Io, kio vere estas danĝera.”

Tio, kion li diris ne silentigis min. Mi estis malgaja kaj kolera, la furiozo eĉ bolis en mi, kaj mi kriis al li:
”Kaj vi, kiel vi povas postuli, ke mi restu sola en la Rajdisto-bieno kaj atendu vin, kaj eble vi neniam revenos?”

Subite mi memoris kiel estis dum tiu tempo, kiam Jonatano estis mortinta kaj for de mi, kaj kiam mi kuŝis sur la kuireja sofo kaj ne certe sciis, ĉu mi revidos lin. Pensi pri tio estis kvazaŭ rigardi malsupren en nigran truon.

Kaj nun li denove volis forlasi min, simple malaperi inter danĝeroj, pri kiuj mi nenion sciis. Kaj se li ne revenus, ne estus savo tiun ĉi fojon. Tiam mi restus sola por ĉiam.

Mi sentis kiel mi pIi kaj pIi koleris, kaj mi kriis eĉ pIi laŭte kaj ĵetis al li tiom da malicaĵoj, kiom mi kapablis elpensi.

Estis malfacile por li trankviligi min, almenaŭ iom trankviligi, sed kompreneble ĉio estis laŭ lia volo finfine. Mi ja sciis, ke li ĉion komprenas pli bone ol mi.

”Mia kara stultulo, tutcerte mi revenos,” li diris. Tio okazis vespere, kiam ni sidis ĉe la fajro en nia kuirejo kaj varmigis nin. Tiun vesperon antaŭ ol li foriris.

Mi jam ne plu koleris, nur malĝojis, kaj tion Jonatano rimarkis. Li estis al mi tre amoplena. Li donis al mi novbakitan panon kun butero kaj mielo kaj rakontis fabelojn kaj anekdotojn, sed mi ne havis forton aŭskulti. Mi meditis pri la rakonto pri Tengo. Mi kredis, ke ĝi eble estas la plej kruela el ĉiuj fabeloj. Mi demandis Jonatanon, kial li devas entrepreni ion, kio estas tiel danĝera. Li same bone povus sidi hejme ĉe la fajro en la Rajdisto-bieno kaj ĝui la trankvilon. Sed tiam Jonatano diris, ke ekzistas taskoj plenumendaj, eĉ kiam ili estas danĝeraj.

”Kial,” mi scivolis.

”Alie oni ne meritus la nomon homo, oni estus nur mizera fiulo,” diris Jonatano.

Li rakontis al mi, kion li planis. Li intencis provi savi Orvaron el la Katla-kaverno. Orvaro estas eĉ pli grava ol Sofia, diris Jonatano, ĉar sen Orvaro certe la verdaj valoj de Nangijala ne plu ekzistos.

Estis nun malfrue. La fajro estingiĝis sur la fajrejo, noktiĝis.

Tagiĝis. Mi staris ĉe la barilo kaj rigardis, kiel Jonatano forrajdas kaj malaperas en la nebulo. Jes, estis nebule en la tuta Ĉerizo-valo tiun ĉi matenon. Kaj kredu min, estis kvazaŭ la koro krevis, dum mi staris tie kaj rigardis, kiel la nebulo lin prenis, kiel li malklariĝis kaj malaperis. Kaj mi staris sola. Tio estis neeltenebla. Mi preskaŭ freneziĝis pro malgajo, kaj mi kuris al la stalo, ellasis Fjalaron kaj ĵetis min sur la selon kaj postrajdis Jonatanon. Mi devis lin vidi ankoraŭfoje, antaŭ ol mi perdos lin, eble por ĉiam.

Unue li rajdos al Tulipo-bieno por ricevi ordonojn de Sofia, tion mi sciis, kaj tien mi rajdis. Kiel frenezulo mi rajdis, kaj mi atingis lin ekzakte antaŭ la bieno. Nun mi preskaŭ hontis kaj volis min kaŝi, sed li jam vidis kaj aŭdis min.

”Kion vi volas?” li demandis.

Jes, kion mi volis verdire?

”Ĉu estas certe, ke vi revenos,” mi murmuris. Tio estis la sola, kion mi kapablis elpensi por diri.

Tiam li rajdis proksimen al mi, kaj niaj ĉevaloj staris flanko ĉe flanko. Jonatano forviŝis per sia montrofingro ion de mia vango; povis esti larmoj. Jes, tion li faris kaj diris:
”Ne ploru, Biskoto! Ni revidos unu la alian — tutcerte! Kaj se ne eblos ĉi tie, okazos en Nangilima.”

”Nangilima,” mi diris. ”Kio do estas tio?”

”Pri tio mi rakontos alian fojon,” diris Jonatano.

Mi ne komprenas, kiamaniere mi eltenis tiun tempon, kiam mi estis sola en la Rajdisto-bieno, kaj kiel mi sukcesis pasigi la tagojn. Kompreneble mi prizorgis miajn bestojn. Preskaŭ ĉiam mi estis en la stalo ĉe Fjalaro. Kaj horojn mi sidis kaj parolis kun miaj kunikloj. Mi iom fiŝkaptis kaj banis min kaj celpafis per mia pafarko, sed ĉio ŝajnis al mi sensignifa, ĉar Jonatano ne estis kun mi. De tempo al tempo Sofia portis al mi manĝaĵon, kaj ni parolis pri Jonatano. Mi ĉiam esperis, ke ŝi diros, ke nun li baldaŭ revenos hejmen, sed tion ŝi ne diris. Mi ankaŭ volis demandi ŝin, kial ŝi mem ne iris por savi Orvaron, anstataŭ sendi Jonatanon. Sed kial mi demandu? Mi ja sciis la respondon.

Ĉar Tengo malamegis Sofian.

”Sofia en la Ĉerizo-valo kaj Orvaro en la Dornrozo-valo ja estas liaj plej fortaj malamikoj, kaj vi povas esti certa, ke li bone konscias tion ,” estis dirinta Jonatano, kiam li klarigis al mi la aferon.

”Orvaron li jam enkarcerigis en la Katla-kavernon, kaj plej volonte li enĵetus ankaŭ Sofian por malsat-mortigi ŝin. Li, la fiulo, promesis dek-kvin blankajn ĉevalojn kiel rekompenson al tiu, kiu liveros Sofian vivantan aŭ mortintan al li.”

Tion Jonatano rakontis al mi. Tial mi bone komprenis, kial Sofia devis resti for de la Dornrozo-valo. Jonatano devis iri tien anstataŭ ŝi. Tengo sciis nenion pri li. Almenaŭ tion ili esperis. Sed tamen iu persono komprenis, ke Jonatano ne estas nur ĝardenservisto. Tiu, kiu estis ĉe ni dum la nokto.

Tiu, kiun mi vidis apud la ŝranko. Kontraŭ li Sofia ne povis esti sufiĉe singarda.

”Tiu viro scias tro multe,” ŝi diris. Kaj ŝi deziris, ke mi tuj sendu al ŝi mesaĝon, se iu ankoraŭfoje venus kaj spionus ĉirkaŭ la Rajdisto-bieno. Mi atentigis, ke tute ne utilis traserĉi la ŝrankon, ĉar ni translokigis la sekretajn paperojn al nova kaŝejo. Nun ili estas en avenujo en la selejo. Ni metis ilin en grandan flartabakujon, kiu estas kaŝita sub la aveno.

Sofia iris kun mi en la selejon kaj elfosis la ujon kaj enmetis novan mesaĝon.

Ĝi estas bona kaŝejo, ŝi opiniis, kaj tion ankaŭ mi pensis.

”Eltenu, se vi kapablas,” diris Sofia, kiam ŝi foriris. ”Mi scias, ke estas malfacile, sed vi devas elteni! ”

Kaj vere estis malfacile, precipe dum la vesperoj kaj noktoj. Mi sonĝis terurigajn sonĝojn pri Jonatano, kaj timis pri li ĉiumomente, eĉ kiam mi ne dormis.

Iun vesperon mi rajdis al la Oro Koko. Mi ne eltenis sidi hejme en la Rajdisto-bieno. Estis tiel silente tie, ke miaj pensoj kvazaŭ aŭdeblis. Kaj ne estis gajaj pensoj.

Vi povas esti certa, ke ĉiuj fikse rigardis min, kiam mi enpaŝis la gastejon sen Jonatano.

”Kio okazis?” demandis Joso. ”Nur la duonon de la Fratoj Leonkoro mi vidas. Kie estas Jonatano?”

Nun mi troviĝis en tikla situacio. Mi memoris, pri kio Sofia kaj Jonatano atentigis. Kio ajn okazos, al neniu mi rakontu, kion Jonatano faras aŭ kien li iras. Ne al iu vivanta estaĵo! Do mi ŝajnigis, ke mi ne aŭdis la demandon de Joso. Sed Huberto sidis tie ĉe sia tablo, kaj ankaŭ li estis scivolema.

”Jes, kie estas Jonatano?” li demandis. ”Ĉu eble Sofia maldungis sian ĝardenserviston?”

”Jonatano ĉasas,” mi diris. ”Li estas en la montaro ĉasante lupojn”.

Ion mi ja devis diri, kaj mi mem opiniis, ke mi trovis bonan respondon, ĉar Jonatano iam rakontis, ke lupoj abundas kelkloke inter la montoj.

Sofia ne estis en la gastejo tiun vesperon, sed cetere preskaŭ la tuta vilaĝanaro estis tie kiel kutime, kaj ili kantis siajn kantojn kaj amuziĝis kiel kutime. Sed mi ne kunkantis. Al mi ne estis kiel kutime. Sen Jonatano mi ne sentis min bone, kaj mi ne restis tre longe.

”Ne aspektu tiel malgaja, Karlo Leonkoro,” diris Joso, kiam mi foriris.

”Certe Jonatano baldaŭ finos ĉasi, kaj tiam li revenos hejmen.”

Ho, kiel mi ŝatis lin pro tiuj vortoj. Poste li frapetis mian vangon kaj donis al mi kelkajn bongustajn keksojn por kunporti hejmen.

”Tiujn vi povos manĝeti, dum vi sidos hejme kaj atendos Jonatanon,” li diris. Li estis bonkora, la Ora Koko. Pro tio mi sentis min iom malpli soleca.

Mi rajdis hejmen kun miaj keksoj kaj sidis antaŭ la fajro kaj manĝis ilin. Nun la tagoj estis varmaj, preskaŭ someraj. Tamen mi devis hejti nian grandan kamenon, ĉar la varmo de la suno ankoraŭ ne trapenetris la dikajn murojn de nia domo.

Estis al mi malvarme, kiam mi enlitiĝis sur mian dormobenkon, sed mi baldaŭ endormiĝis. Kaj mi sonĝis pri Jonatano. La sonĝo estis tiel teruriga, ke ĝi vekis min.

”Jes, Jonatano,” mi kriis. ”Mi venos,” mi kriis kaj eksaltis de la lito. En la malhelo ĉirkaŭanta min ŝajnis eĥiĝi sovaĝaj krioj, la krioj de Jonatano! Li vokis min en la sonĝo, li bezonis helpon! Tion mi sciis. Mi ankoraŭ aŭdis lin, kaj mi volis elkuri en la malhelan nokton por atingi lin, kie ajn li estus. Sed mi konstatis, kiel neebla tio estas. Kion mi kapablis fari? Neniu estis tiel senpova kiel mi! Mi nur povis eniri mian liton denove, kaj tie mi kuŝis tremante kaj sentis min konfuzita kaj eta kaj timema kaj sola — la plej sola en la mondo.

Kaj ne tre multe helpis, ke la mateno venis kaj hela, klara tago. Kompreneble nun estis pIi malfacile memori precize, kiel teruriga estis mia sonĝo, sed ke Jonatano kriis por helpo, tion mi certe ne povis forgesi. Mia frato estis vokinta min. Ĉu ne estus mia devo ekiri por atingi lin?

Dum horoj mi sidis ĉe miaj kunikloj kaj cerbumadis kion mi faru. Mi povis paroli kun neniu, de neniu mi povis peti konsilon. Mi mem devis decidi. Al Sofia mi ne povis iri, ŝi malhelpus min. Tutcerte ŝi ne konsentus, ke mi iru. Tiel malsaĝa ŝi ne estis. Ĉar ĉu ne estis frenezaĵo tio, kion mi volis fari? Kaj ankaŭ danĝera? La plej danĝera el ĉio, kion oni povus fari. Kaj mi tute ne estis sufiĉe kuraĝa.

Mi ne scias, kiom longe mi sidis kliniĝante kontraŭ la stalmuro. Mi elŝiris ĉiujn herbo-tigojn ĉirkaŭ mi, sed tion mi rimarkis nur poste, ne dum mi sidadis suferante. La horoj pasis, eble mi ankoraŭ estus sidanta tie, se mi ne estus memorinta la vortojn de Jonatano — kelkfoje oni devas fari tion, kio estas danĝera, alie oni ne estas homo, sed nur mizera fiulo.

Tiam mi decidis. Mi frapegis per la pugno kontraŭ la kaĝo de la kunikloj tiel, ke ili eksaltis, kaj mi laŭte diris, por ke la diraĵo estu vera:
”Mi faros tion! Mi faros tion! Mi ne estas mizera fiulo.”

Ho, mi sentis min bone post tiu decido.

”Mi certas, ke mi pravas,” mi diris al la kunikloj, ĉar ne troviĝis iu alia, kun kiu mi povis paroli.

La kunikloj — nu — ili devos esti sovaĝaj ekde nun. Mi prenis ilin el la kaĝo kaj portis ilin al la barilpordo kaj montris al ili la verdan, mirindan Ĉerizo-valon.

”La tuta valo estas plenplena de herbo,” mi diris, ”kaj tie vi trovos amason da aliaj kunikloj, kun kiuj vi povos kunvivi. Mi pensas, ke por vi estos pIi agrabla tia vivo ol se vi estas en la kaĝo, sed estu singardaj kontraŭ vulpoj kaj kontraŭ Huberto! ”

Ili ĉiuj tri ŝajnis iomete surprizitaj kaj iom ĉirkaŭsaltadis, kvazaŭ ili volis demandi, ĉu tio estas vera? Sed poste ili ekkuregis kaj subite malaperis fulmrapide inter la verdaj montetoj.

Kaj mi urĝe preparis min. Mi kunmetis ĉion, kion mi intencis kunporti. Lanokovrilon por min ĉirkaŭvolvi, kiam mi dormos. Silik-ŝtonon por fari fajron. Sakon da aveno por Fjalaro. Kaj provizon de manĝaĵo por mi mem. Mi havis nenion por manĝi krom pano, sed estis la plej bongusta pano — la rondformaj panoj de Sofia. Je sia vizito ŝi donis al mi amason da ili, kaj mi plenigis mian dorsosakon. Tio sufiĉos longe, mi pensis, kaj kiam tio finiĝos, mi certe devos manĝi herbon, same kiel la kunikloj.

Sofia promesis veni kun supo venontan tagon, sed tiam mi jam longe estos for. Kompatinda Sofia, ŝi mem devos manĝi sian supon! Sed almenaŭ mi volis informi ŝin, kien mi iris.

Tion ŝi devos scii, sed nur tiam, kiam estos tro malfrue — tro malfrue por malhelpi min.

Mi prenis pecon da karbo el la forno kaj skribis per grandaj nigraj literoj sur la kuirejan muron:
”Iu vokis min en mia sonĝo, kaj mi serĉos lin fore en la malproksimo malantaŭ la montoj.”

Laŭ tia stranga maniero mi skribis, ĉar mi pensis, se iu alia ol Sofia venos al la Rajdisto-bieno, iu, kiu venos por spioni, tiu ne komprenos la signifon de la skribaĵo. Li eble pensos, ke mi provis verki poemon aŭ ion similan. Sed Sofia tuj kaptos la signifon: ”Mi forestas kaj serĉas Jonatanon!”

Mi ĝojis kaj sentis min nekutime kuraĝa kaj forta. Mi kantis al mi mem:
”Iu vokis min en mia sonĝo, kaj mi serĉas lin fore en la malproksimo malantaŭ la mo-o-o-o-ntoj,” ho, kiel bone tio sonis! Ĉion ĉi mi ja rakontos al Jonatano, kiam mi renkontos lin. Tiel mi pensis.

Se mi renkontos lin, mi poste pensis. Sed se ne ...

Abrupte mi perdis mian kuraĝon. Mi fariĝis eta mizera fiulo denove. Timema mizerulo tia, kia mi ĉiam estis. Kaj laŭkutime mi tiam sopiris al Fjalaro. Tuj mi devis iri al li. Li estis la sola, kiu iom helpis min, kiam mi estis malgaja kaj timema. Kiel ofte mi staris apud li en la stalfako, kiam mi ne plu havis la forton resti sola! Kiel ofte jam estis konsolo, rigardi en liajn saĝajn okulojn kaj senti lian varmecon kaj la molecon de lia nazo. Sen Fjalaro mi ne povus travivi la foreston de Jonatano.

Mi kuris al la stalo.

Fjalaro ne estis sola en sia fako. Huberto staris tie. Jes, Huberto staris tie kaj karesis mian ĉevalon kaj ridaĉis, kiam li vidis min. Mia koro ekbategis.

Li estas la perfidulo, mi pensis. Mi pensis, ke mi de longe sentas tion, sed nun mi estis certa. Huberto estas la perfidulo, pro kiu alia kaŭzo li venis al la Rajdisto-bieno kaj spionis?

”Tiu viro scias tro multe,” Sofia diris, kaj Huberto estis tiu viro. Tion mi nun komprenis.

Sed kion li vere sciis? Ĉu li ĉion sciis? Ĉu li ankaŭ sciis, kion ni kaŝis en la avenkesto? Mi provis ne montri mian timon.

”Kion vi faras ĉi tie?” mi diris tiel kuraĝe, kiel mi kapablis.

”Kion vi faras ĉe Fjalaro?”

”Nenion,” diris Huberto. ”Mi estis survoje al vi, sed mi aŭdis vian ĉevalon heni, kaj mi ŝatas ĉevalojn. Li estas bela, via Fjalaro!”

Min vi ne povas trompi, mi pensis, kaj mi demandis:
”Kion vi volas de mi?”

”Doni al vi tion ĉi,” diris Huberto kaj donis al mi ion envolvita en blankan tukon. ”Vi aspektis tiel malgaja kaj malsata hieraŭ vespere, kaj mi supozis, ke eble mankis al vi manĝaĵo en la Rajdisto-bieno, dum Jonatano estas for por ĉasi.”

Nun mi ne sciis kion diri aŭ fari. Mi murmure dankis. Sed mi ne povis akcepti manĝaĵon de perfidulo! Aŭ, ĉu tamen?

Mi mallerte disvolvis la tukon kaj elprenis grandan pecon da ŝafviando, tian sekigitan, fumaĵitan, kiu tiel bone gustas.

Ĝi bonodoris. Mi emis tuj ekmanĝi ĝin. Sed anstataŭ tio mi prefere devis forigi Huberton, lin kun lia ŝafaĵo.

Tamen mi tion ne faris. Estis afero de Sofia okupiĝi pri perfiduloj. Mi devis ŝajnigi, ke mi nenion scias kaj nenion komprenas. Krome mi tre ŝatis havi la ŝafaĵon. Neniu provianto pIi bone taŭgus ol ĝuste tio.

Huberto restis apud Fjalaro.

”Vi vere estas bela ĉevalo,” li diris. ”Preskaŭ tiel bela, kiel mia Blenda”.

”Blenda estas blanka,” mi diris. ”Ĉu vi ŝatas blankajn ĉevalojn?”

”Jes, mi aparte ŝatas blankajn ĉevalojn,” diris Huberto.

Tiam vi certe ŝatus havi dek-kvin, mi pensis, sed mi ne diris tion. En tiu momento Huberto diris ion teruran.

”Ĉu ni ne donu al Fjalaro iom da aveno? Ankaŭ li havu ion bongustan.”

Mi ne povis malhelpi lin. Li eniris la selejon, kaj mi postkuris. Mi volis krii: ”Ĉesu!” sed mi ne kapablis eligi eĉ unu vorton.

Huberto levis la kovrilon de la avenujo kaj prenis la ĉerpilon, kiu kuŝis plej supre. Mi fermis la okulojn. Ĉar mi ne volis vidi lin trovi la flartabakujon. Sed subite mi aŭdis, ke li ekblasfemis, kaj tiam mi malfermis la okulojn kaj vidis rateton salti de la rando de la kesto. Huberto provis piedbati ĝin, sed ĝi forkuris sur la stalplanko kaj malaperis en sekretan truon.

”Ĝi mordis mian dikfingron, la bestaĉo,” diris Huberto. Li staris kaj rigardis sian dikfingron. Kaj mi kaptis la okazon.

Rapidege mi plenigis la ĉerpilon per aveno kaj poste mi batfermis la kesto-kovrilon antaŭ la nazo de Huberto.

”Nun certe Fjalaro ĝojos,” mi diris. ”Kutime li ne ricevas avenon je tiu ĉi horo.”

Sed vi certe ne ĝojas, mi pensis, dum Huberto rapide adiaŭis kaj pezpiede eliris tra la stalpordo.

Ĉi-foje li ne metis la manojn sur la sekretajn mesaĝojn. Sed necesis trovi novan kaŝejon. Mi longe cerbumis, kaj fine mi enfosis la skatoleton en la terpomo-kelon ĉe la pordo maldekstre.

Kaj poste mi skribis novan enigmon al Sofia sur la kuirejan muron:
”Ruĝa barbo ŝatas havi blankajn ĉevalojn kaj scias tro multe. Atentu!”

PIi multe mi ne povis fari por Sofia.

Je la sunleviĝo venontmatene, antaŭ ol iu en la Ĉerizo-valo vekiĝis, mi forlasis la Rajdisto-bienon kaj rajdis supren al la montoj.

Ĉapitro 7

Mi rakontis al Fjalaro, kiel mi sentis min dum mia longa rajdado inter la montoj.

”Ĉu vi povas kompreni, kia aventuro tio estas por mi? Konsideru, ke hejme mi preskaŭ ĉiam nur kuŝis sur kuireja sofo!

Kaj tute ne kredu, ke mi forgesas Jonatanon eĉ unu minuton.

Ĉar alie mi ĝojkrius tiel, ke resonus inter la montoj, nur ĉar ĉio estas tiel mirige bela!”

Jes, estis mirige. Jonatano komprenus, ke mi tion opiniis.

Kiaj montoj! Nekredeble, ke ekzistas tiel altaj montoj kaj ke ekzistas tiom multaj, klaraj lagetoj kaj torentaj riveretoj kaj akvofaloj kaj herbejoj plenaj de printempaj floroj meze inter la montoj! Kaj tie mi sidis, Biskoto, sur mia ĉevalo kaj ĉirkaŭrigardis! Mi ne sciis, ke ekzistas tia beleco en la mondo.

Kaj ĉio tio kaŭzis al mi kapturniĝon.

Sed iom post iom ĉio ŝanĝiĝis. Mi trovis rajdvojeton. Certe estis ĝi, pri kiu Jonatano parolis. Per turniĝoj kaj kurbiĝoj tra la montoj oni atingos per ĝi la Dornrozo-valon, li diris. Kaj sufiĉe da sinuoj kaj kurbiĝoj estis, tutcerte. Baldaŭ mi turnis min for de la florherbejoj, la montoj fariĝis pIi sovaĝaj kaj minacaj kaj la vojeto pli danĝera. Kelkfoje ĝi abrupte suprengrimpis, kelkfoje ĝi krute malsuprenfalis, kelkfoje ĝi serpentumis sur mallarĝaj rokaj elstaraĵoj apud gigantaj abismoj, tiel ke mi pensis, ke tio neniam bone finiĝos! Sed Fjalaro evidente konis tiajn danĝerajn montajn vojetojn, jes li estis admirinda, mia Fjalaro!

Kiam vesperiĝis, ni estis lacaj, mi kaj mia ĉevalo. Tiam ni bivakis por la nokto sur eta verdaĵo, kie Fjalaro povis paŝtiĝi apud rivereto, kie ni ambaŭ povis trinki.

Kaj poste mi faris subĉielan fajron. Dum mia tuta vivo mi sopiris sidi apud subĉiela fajro, ĉar Jonatano rakontis, kia belega travivaĵo tio estas. Kaj nun finfine!

”Nun, Biskoto, vi finfine sentos tion,” mi diris laŭte al mi mem.

Kaj mi kolektis sekajn branĉetojn amase kaj ekflamigis fajron, kiu brulis kaj ĉien disĵetis la fajrerojn, kaj mi sidis apud mia fajro kaj sentis, ke estas precize tiel belege, kiel diris Jonatano. Ĝuste tiel estis, kiam mi sidis kaj rigardis en la fajron kaj manĝis mian panon kaj mordetis en mian fumaĵitan ŝafviandon. Ĝi estis tre bongusta, kaj mi bedaŭris nur, ke mi ricevis ĝin de Huberto.

Mi estis gaja, kaj mi iom kantis por mi mem en mia soleco.

”Mia pano kaj mia fajro kaj mia ĉevalo! Mia pano kaj mia fajro kaj mia ĉevalo!” Ion alian mi ne povis elpensi.

Longe mi sidis tiamaniere, kaj mi meditis pri ĉiuj subĉielaj fajroj, kiuj brulis en ĉiuj sovaĝejoj de la mondo ekde la pratempo kaj kiel ili estingiĝis antaŭ longe. Sed la mia brulis tie ĉi kaj nun!

Malheliĝis ĉirkaŭ mi. La montoj forte nigriĝis, ho, kiel rapide malheliĝis! Mi ne ŝatis havi la dorson kontraŭ tiu malhelo. Mi havis la senton, ke iu povis ataki min de malantaŭe.

Cetere estis tempo por dormi, do mi ĵetis multe da branĉetoj sur la fajron kaj diris bonan nokton al Fjalaro kaj envolvis min en la kovrilon kiel eble plej proksime al la fajro. Kaj poste mi nur deziris, ke mi rapide endormiĝu kaj ne havu tempon timiĝi.

Sed male! Kiel rapide mi ektimiĝis. Mi konas neniun, kiu kapablas timiĝi tiel rapide kiel mi. La pensoj rotaciis en mia kapo: certe iu kaŝe atendis min en la malhelo, certe abundis tie ĉi inter la montoj je spionoj kaj soldatoj de Tengo, certe Jonatano mortis jam de longe, tiel la pensoj mueladis en mi, kaj mi ne dormis.

Subite la luno leviĝis malantaŭ montopinto. Mi supozas, ke ne estis la kutima luno, sed ĝi aspektis simile kaj ekbrilis tiel, kiel mi neniam travivis antaŭe. Sed mi ja neniam vidis lunbrilon super altaj montoj.

Ĉio fariĝis ensorĉita. Oni sentis sin en nereala mondo konsistanta el arĝento kaj nigraj ombroj. Estis bele, sed samtempe melankolie en stranga maniero. Kaj ankaŭ timige. Kompreneble estis hele, kie la luno brilis, sed inter la ombroj multaj danĝeroj povis sin kaŝi.

Mi kovris la okulojn per la kovrilo, ĉar nun mi ne plu volis vidi. Sed tiam mi anstataŭe aŭdis, jes, mi aŭdis ion! Malproksimajn hurladojn inter la montoj. Kaj poste plurajn hurladojn pIi proksime. Fjalaro henis, li timis. Kaj tiam mi komprenis, pri kio temis. Estis hurloj de lupoj.

Iu, kiu estis tiel timema kiel mi, preskaŭ povis morti pro timo en tiu momento, sed kiam mi rimarkis, ke Fjalaro timas, mi provis kuraĝigi min kaj diris: ”Fjalaro, lupoj timas fajron, ĉu vi ne scias tion?”

Sed eĉ mi mem tute ne fidis al miaj vortoj kaj ŝajnis, ke ankaŭ la lupoj neniam aŭdis pri tio. Nun mi ilin vidis, nun ili alproksimiĝis, teruraj, grizaj estaĵoj alkurantaj en la lunbrilo, hurlantaj pro malsato.

Tiam ankaŭ mi hurlis. Mi ekkriegis. Neniam mi kriis tiel orelŝire, kaj tio iom fortimigis ilin.

Sed ne tro longe. Baldaŭ ili reaperis. Eĉ pIi proksimen. Ilia hurlado tute frenezigis Fjalaron. Kaj ankaŭ min. Mi sciis, ke nun ni mortos, Fjalaro kaj mi.

Tio ja fakte ne estis io nova por mi, ĉar mi mortis jam unu fojon. Sed tiam mi volis, tiam mi sopiris morti, kaj nun mi ne volis. Nun mi volis vivi kaj esti kun Jonatano. Ho, Jonatano, se vi nur povus helpi min!

La lupoj nun estis tre proksimaj. Unu el ili estis pIi granda ol la aliaj kaj pIi malrespekta. Certe li estis la ĉeflupo. Estos li, kiu prenos min, tion mi sciis. Li ĉirkaŭiris min kaj hurlis, hurlegis tiel, ke la sango glaciiĝis en mi. Mi ĵetis brulantan branĉon kontraŭ li kaj laŭte kriis, sed tio nur pli forte kolerigis lin.

Mi vidis lian faŭkon kaj liajn terurigajn dentojn, kiuj volis kapti mian gorĝon. Nun, Jonatano, helpu! Nun li eksaltis al mi!

Sed tiam! Kio okazis tiam? Mezsalte li ekhurlis kaj falis teren antaŭ miaj piedoj. Senviva. Tute senviva! Kaj meze en lia kapo troviĝis sago. Kies arko pafis tiun sagon? Kiu savis mian vivon? Iu elpaŝis el la ombroj de malantaŭ roko. Neniu alia ol Huberto! Jen li! Li aspektis iom mokema, kiel kutime. Tamen mi volis kuri al li kaj ĉirkaŭbraki lin. Tiel mi ĝojis vidi lin. Sed nur sekundon.

”Ŝajne mi alvenis en ĝusta momento,” li diris.

”Jes, vere!” mi diris.

”Kial vi ne estas hejme en la Rajdisto-bieno?” li demandis.

”Kion vi faras tie ĉi meze en la nokto?”

Kaj vi mem, mi pensis, ĉar nun mi memoris, kiu li estas. Kia fia perfido okazos inter la montoj ĉi-nokte? Ho kial ĝuste perfidulo savis min? Kial mi devis esti danka ĝuste al Huberto, ne nur pro la ŝafviando, sed eĉ pro mia vivo!

”Kion vi mem faras tie ĉi meze en la nokto?” mi kolerete demandis.

”Pafas lupojn, ĉu vi ne tion vidas,” diris Huberto. ”Efektive mi vidis vin tiam, kiam vi forrajdis matene, kaj mi pensis, ke mi gardos vin, por ke nenio danĝera okazu al vi. Tial mi sekvis vin.”

Jes, vi bone kapablas mensogi, mi pensis. Iam vi devos responsi al Sofia, kaj tiam vi pentos.

”Kie estas Jonatano?” diris Huberto. ”Li, kiu eliris por ĉasi lupojn, devus esti tie ĉi por pafi kelkajn, ĉu ne?”

Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉiuj lupoj malaperis. Certe ili timiĝis, kiam la ĉeflupo falis kaj mortis. Kaj eble ili ankaŭ funebris, ĉar mi aŭdis plendajn hurlojn fore, inter la montoj.

”Nu, kie estas Jonatano?” obstine demandis Huberto, kaj tiam ankaŭ mi devis mensogi.

”Li baldaŭ revenos,” mi diris. ”Li ĉaspersekutas luparon tie,” mi diris kaj montris al la montaro.

Hubert ridaĉis. Mi bone rimarkis, ke li ne kredas min.

”Ĉu vi tamen ne akompanos min hejmen al la Ĉerizo-valo?” li demandis.

”Ne, mi devas atendi Jonatanon,” mi respondis. ”Li certe baldaŭ venos.”

”Ĉu vere,” diris Huberto. ”Ĉu vere,” li ripetis kaj strange rigardis min. Kaj poste — poste li eltiris la tranĉilon, kiun li portis ĉe la zono. Mi ekkrietis, kion li intencas fari? Kiam li staris tie en la lunbrilo kun la tranĉilo en la mano, li pli timigis min ol ĉiuj lupoj inter la montoj.

Tra mia kapo fulmis: Li volas mian morton. Li scias, ke mi scias, ke li estas la perfidulo, tial li sekvis min, kaj nun li volas min mortigi.

Mi tremis en la tuta korpo.

”Ne faru tion!” mi kriis. ”Ne faru tion!”

”Kion ne fari?” Huberto volis scii.

”Ne mortigu min!” mi kriis.

Tiam Huberto paliĝis pro kolero. Per unu salto li estis ĉe mi kaj tiel alproksimiĝis, ke mi preskaŭ dorsen falis pro timo.

”Vi eta fripono, kion vi diras?”

Li kaptis mian hararon kaj forte skuis min.

”Stultulo,” li diris. ”Se mi volus vidi vin mortinta, mi povus lasi la lupon prizorgi tion.”

Li tenis la tranĉilon sub mian nazon, estis akra tranĉilo, tion mi ja rimarkis.

”Tion mi uzas, kiam mi senpeltigas lupojn,” li diris. ”Ne por mortpiki stultajn knabaĉojn.”

Li piedbatis mian pugon, tiel ke mi antaŭen falis. Kaj poste li komencis senpeltigi la lupon, daŭre blasfemante.

Mi rapide surĉevaliĝis. Ĉar nun mi volis for, ho, mi volis forrajdi de tiu loko!

”Kien vi rajdos?” kriis Huberto.

”Mi intencas renkonti Jonatanon,” mi vokis, kaj eĉ mi mem aŭdis, kiel timplene kaj malforte tio sonis.

”Jes, faru tion, stultulo,” kriis Huberto. ”Iru kaj perdu vian vivon! Mi ne plu malhelpos.”

Sed mi jam rapide forrajdis, kaj Huberto estis tute egala al mi.

Antaŭ mi en la lunlumo la pado serpentumis supren tra la montoj. Milda lunlumo estis, klara, preskaŭ kiel taglumo, tiel ke oni povis ĉion vidi. Kia bonŝanco! Alie mi perdiĝus, ĉar troviĝis fendegoj kaj abismoj, tiel ke oni kapturniĝis. Terura kaj samtempe bela estis ĉio! Kvazaŭ mi rajdis en sonĝo. Jes, tiu panoramo pIena de lunlumo certe nur povas ekzisti en bela kaj sovaĝa sonĝo, mi pensis, kaj mi diris al Fjalaro:
”Kiu sonĝas tion? Ĉu vi scias? Certe ne mi. Devas ekzisti iu alia, kiu kapablas sonĝi tian timigan kaj supernaturan belecon. Eble Dio?”

Sed baldaŭ mi estis tiel laca kaj dormema, ke mi apenaŭ kapablis sidi sur la selo. Ie mi devis ripozi dum la nokto.

”Prefere tie, kie ne ekzistas lupoj ,” mi diris al Fjalaro, kaj mi pensas, ke li samopiniis.

Kiu iam estis la unua, kiu trovis kaj iris tiujn montarajn padojn inter la valoj de Nangijala? Kiu ekpensis la direkton de tiu pado kondukanta al la Dornrozo-valo? Ĉu vere necesis, ke ĝi serpentumu laŭlonge de tiaj mallarĝaj rokaj elstaraĵoj kaj teruraj abismoj? Mi sciis, ke, se Fjalaro fuŝtretus etan paŝon, ni ambaŭ falus en la profundon, kaj poste por eterne neniu scius, kio okazis al Karlo Leonkoro kaj lia ĉevalo.

Iĝis pIi kaj pIi terura. Fine mi ne plu kuraĝis teni la okulojn malfermitaj. Se ni falus en abismon, mi almenaŭ ne volus tion vidi.

Sed Fjalaro ne erare paŝis. Kiam mi finfine kuraĝis malfermi la okulojn, ni atingis etan maldensejon. Belan, etan, enarbaran verdejon, kiu havis la ĉielaltajn montojn ĉe unu flanko kaj abismon ĉe la alia.

”Jen la loko, Fjalaro,” mi diris. ”Tie ĉi ni estas ŝirmataj kontraŭ lupoj.”

Estis vere. Neniu lupo povis malsupren grimpi de la montoj. Ili estis tro altaj.

Kaj neniu lupo povis supren grimpi el la profundo. La klifoj estis tro krutaj. Se lupo venus, ĝi devus iri kiel ni laŭlonge de la abismoj sur tiu aĉa padeto. Sed tiaj ruzaj lupoj ne ekzistas, tion mi decidis kredi.

Kaj poste mi ekvidis ion ege bonan. Troviĝis profunda fendego en la monto. Kaverno oni povus diri, ĉar grandaj rokoj kovris ĝin kiel tegmento. En tiu kaverno ni sekure povis dormi eĉ kun tegmento super la kapoj.

Iu jam bivakis sur tiu ĉi herbejo antaŭ mi. Restis cindro de bivakfajro. Volonte mi ŝatis fari fajron por ni. Sed mi ne trovis forton. Nun mi deziris nur dormi. Mi prenis Fjalaron ĉe la brido kaj kondukis lin en la kavernon. Estis profunda kaverno. Mi diris al Fjalaro:
”Jen estus loko por dek-kvin ĉevaloj similaj al vi.”

Li henis. Eble li sopiris al sia stalo. Mi pardonpetis lin, ke pro mi li devis elteni tiajn streĉojn, kaj mi donis al li avenon, karesis lin kaj denove deziris al li ’bonan nokton’. Kaj poste mi envolvis min en mian lankovrilon en la plej malhela angulo de la kaverno kaj endormiĝis profunde, antaŭ ol miaj pensoj ankoraŭfoje timigis min.

Mi ne scias, kiom longe mi dormis. Sed subite mi vekiĝis kaj sentis min tute maldorma. Mi aŭdis voĉojn, kaj mi aŭdis ĉevalojn heni ekster mia kaverno.

Sufiĉis. La granda sovaĝa timego rekaptis min. Kiu scias, tiuj, kiuj parolis ekstere, eble estas pIi teruraj ol lupoj?

”Konduku la ĉevalojn en la kavernon, ke ni havu pIi da spaco,” mi aŭdis voĉon diri, kaj tuj du ĉevaloj envenis klakante. Ili henis, kiam ili rimarkis Fjalaron, kaj Fjalaro henis saluton al ili, sed poste ili silentis kaj evidente amikiĝis en la malhelo. Ŝajnis, ke neniu el tiuj ekstere sur la herbejo konstatis, ke aŭdiĝis fremda ĉevalo, ĉar tute kviete ili daŭre parolis unu kun la alia.

Kial ili venis? Kiuj ili estis? Kion ili faris ĉi tie inter la montoj nokte, tion mi devus ekscii. Miaj dentoj klaketis pro timo.

Mi deziregis esti mil mejlojn for. Sed nun mi estis ĉi tie, kaj tute proksimaj al mi estis homoj, kiuj eble estis amikoj, sed same bone povis esti malamikoj, kaj mi devis eltrovi, kiuj ili estas, kiel ajn mi timegis. Mi komencis rampi surventre en la direkto al la parolantoj. La luno brilis rekte en la kavernoenirejon, kaj radioj de lunbrilo penetris en mian kaŝejon, sed mi restis flanke en la malhelo kaj ŝovis min malrapide, malrapide pIi kaj pIi proksimen al la voĉoj.

Ili sidis ekstere en la lunbrilo kaj preparis bivakfajron, du personoj kun krudaj vizaĝoj kaj nigraj kaskoj sur la kapoj.

Neniam antaŭe mi vidis iujn spionojn aŭ soldatojn de Tengo.

Sed tuj mi estis certa pri ili. Mi sciis, ke antaŭ mi sidas du el la krueluloj, kiuj marŝis kun Tengo por detrui la verdajn valojn de Nangijala. Kaj mi ne volis esti kaptita de ili, prefere kaptu min la lupoj!

Ili mallaŭte parolis unu kun la alia, tamen mi komprenis ĉiujn vortojn, ĉar ili estis proksimaj al mia kaŝejo. Ŝajne ili koleris kontraŭ iu, ĉar unu el ili diris:
”Mi fortranĉos de li la orelojn, se li ankaŭ ĉi-foje ne venos ĝustatempe.”

Kaj tiam la alia diris:
”Jes, restas multo al li por lerni. Ni devas sidi tie ĉi vane atendante nokton post nokto. Kia helpo estas li? Pafi leterkolombojn, tio eble estas bona, sed Tengo volas havi pIi ol tion.

Li volas havi Sofian en la Katla-kaverno, kaj se tiu ulo ne kapablas aranĝi tion, des pIi malbone por li.”

Tiam mi komprenis, pri kiu ili parolis kaj kiun ili atendis — estis Huberto.

Iom trankviliĝu, mi pensis, atendu! Li venos, post senpeltigo de sia lupo, kredu min! Li aperos tie sur la vojeto, li, de kiu vi atendas, ke li kaptu Sofian por vi.

Honto brulis en mi. Mi hontis, ĉar estis perfidulo inter ni en la Ĉerizo-valo.

Sed tamen mi volis vidi lin veni, ĉar tiam mi finfine havus pruvon. Ĝis nun mi suspektis, sed baldaŭ mi estos certa kaj povos diri al Sofia: ”Tiu Huberto, forigu lin! Alie baldaŭ venos fino por vi kaj por ni ĉiuj en la Ĉerizo-valo!

Kiel timige malagrable estas atendi, kiam oni ion timigan atendas! Perfidulo estas io timiga. Tion mi sentis en mia tuta korpo, dum mi kuŝis. Mi preskaŭ ĉesis timi la viraĉojn apud la bivakfajro nur pro tio, ĉar mi baldaŭ vidos la perfidulon veni sur lia ĉevalo, precize tie, kie la vojeto kurbiĝas ĉirkaŭ la rokoj. Mi timegis tiun momenton, sed tamen mi streĉe rigardis, tiel ke la okuloj doloris, rigardis tien, kie li devis aperi.

La du viroj apud la bivakfajro rigardis samdirekten. Ankaŭ ili sciis, ke li venos. Sed neniu el ni sciis kiam. Ni atendis. Ili atendis apud sia fajro kaj mi kuŝante surventre en mia kaverno. La luno preteriris la kavernan enirejon, sed la tempo ŝajne haltis. Nenio okazis, ni nur atendis! Atendis tiom longe, ke plej volonte mi volis eksalti kaj krii por ĉesigi la atendadon.

Estis kvazaŭ ĉio atendis, la luno kaj la ĉirkaŭaj montoj, kaj la tuta terura lunbrila nokto retenis la spiron kaj atendis la perfidulon.

Kaj fine li venis. Malproksime sur la pado, meze en la klara lunbrilo, rajdanto alproksimiĝis sur sia ĉevalo, jes nun li estis precize tie, kie mi sciis, ke li aperos. Kaj mi timtremis, kiam mi vidis lin — Huberto, ĉu eblas, ke vi faros tion, mi pensis. Miaj okuloj doloris tiel, ke mi devis fermi ilin. Aŭ mi fermis la okulojn, por ke mi ne vidu. Tiom longe mi atendis tiun fiulon, kaj kiam li nun finfine venis, mi preskaŭ ne havis forton rigardi lian vizaĝon. Tial mi fermis la okulojn, kaj nur per la klakoj de la ĉevalhufoj mi komprenis, ke li alproksimiĝis.

Finfine li atingis la maldensejon kaj bridis la ĉevalon. Kaj tiam mi malfermis la okulojn. Ĉar mi devis vidi kiel aspektas perfidulo, kiam li perfidas siajn kamaradojn. Jes, mi volis vidi Huberton, kiam li venis por perfidi la Ĉerizovalon kaj ĉiujn, kiuj vivas tie.

Sed ne estis Huberto. Estis Joso! La Ora Koko.

Ĉapitro 8

Joso! Neniu alia!

Mi bezonis iom da tempo por kompreni tion. Joso, li, kiu estis tiel afabla kaj gaja kaj ruĝvanga, kiu donis al mi keksojn kaj konsolis min, kiam mi estis malgaja — li estis la perfidulo.

Kaj nun li sidis tie, ĉe la fajro ne malproksime de mi kune kun tiuj viroj de Tengo — Vedero kaj Kadero li nomis ilin — kaj devis klarigi, kial li ne venis pIi frue.

”Huberto ĉasas lupojn en la montaro ĉi-nokte, kaj mi devis kaŝi min, tion vi certe komprenas?”

Vedero kaj Kadero tamen malkontentis, kaj Joso daŭrigis la rakonton.

”Huberto, vi ne forgesis lin, ĉu? Lin vi devus enŝlosi en la Katla-kavernon same kiel Sofian, ĉar ankaŭ li malamas Tengon.”

”Do mi opinias, ke vi entreprenu ion en tiu afero,” Vedero diris.

”Ĉar vi ja estas nia kunlaboranto en la Ĉerizo-valo, aŭ eble ne?” demandis Kadero.

”Jes, sendube, sendube,” certigis Joso.

Li serveme humiliĝis kaj kaĵolis ilin, sed Vedero kaj Kadero ne ŝatis lin, tio estis evidenta. Supozeble neniuj ŝatas perfidulon, eĉ se oni bezonas lin.

La orelojn li rajtis reteni, tiujn ili ne fortranĉis de li. Sed ili faris ion alian. Ili bruligis la Katla-signon sur lin.

”Ĉiuj tenganoj devas porti la Katla-signon, eĉ perfidulo kiel vi,” diris Vedero. ”Tial, por ke vi povu montri, kiu vi estas, se venos spionoj al la Ĉerizo-valo, kiuj ne konas vin.”

”Kompreneble, kompreneble”. denove certigis Joso.

Ili ordonis lin malfermi la jakon kaj la ĉemizon, kaj per fera stampilo, kiun ili ardigis en la fajro, ili brulmarkis la Katlasignon en la haŭton de lia brusto.

Joso kriegis, kiam la ardanta stampilo estis premata sur lian bruston.

”Bone sentu tion,” diris Kadero. ”Nun vi scios por ĉiam, ke vi estas unu el ni, eĉ se vi estas perfidulo.”

EI ĉiuj miaj noktoj tiu ĉi estis la plej longa kaj plej malfacila, almenaŭ de kiam mi venis al Nangijala. Kaj la plej terura el ĉio estis, kuŝi tie ĉi kaj aŭskulti Joson fanfaroni pri ĉio, kion li planis por detrui la Ĉerizo-valon.

Sofian kaj Huberton li baldaŭ kaptos, li promesis. Ambaŭ.

”Sed tio devas okazi tiamaniere, ke neniu suspektu, kiu faris tion. Alie, kiel mi daŭre povus esti via sekreta tengano en la Ĉerizo-valo?”

Sekreta tengano vi ne plu longe restos, mi pensis. Ĉar jen estas iu, kiu senmaskigos vin, tiel ke vi paliĝos, vi ruĝvanga fiulo!

Sed poste li ion diris, tiu Joso, ion, kio preskaŭ krevigis mian koron.

”Ĉu vi jam kaptis Jonatanon Leonkoron? Aŭ ĉu li ankoraŭ libere vagas en la Dornrozo-valo? ”

Vedero kaj Kadero ne ŝatis tiun demandon, tion mi vidis.

”Ni sekvas liajn spurojn,” diris Vedero. ”Cent tenganoj serĉas lin tage kaj nokte.”

”Kaj ni trovos lin, eĉ se ni devus traserĉi ĉiujn domojn en la Dornrozo-valo,” diris Kadero. ”Tengo atendas lin.”

”Tion mi komprenas,” opiniis Joso. ”Juna Leonkoro estas pli danĝera ol ĉiuj aliaj, tion mi ja diris al vi, ĉar li vere estas leono.”

Mi fieris, dum mi kuŝis tie, ke Jonatano estas tia leono. Kaj kia konsolo scii, ke li estas vivanta. Sed mi ploris pro kolerego, kiam mi komprenis, kion faris Joso. Li perfidis ankaŭ Jonatanon. Nur Joso kapablis eltrovi la sekretan vojaĝon de Jonatano al la Dornrozo-valo kaj informi Tengon pri ĝi. Estis la kulpo de Joso, ke cent viroj tage kaj nokte nun serĉas mian fraton por liveri lin al Tengo, kiam ili trovos lin.

Sed tamen li vivas, imagu, ke li vivas! Kaj li estas libera. Kial li krie petis helpon en la sonĝo? Dum mi kuŝis tie, mi demandis min, ĉu mi iam ekscios pri tio.

Sed ankaŭ multon alian mi eksciis kuŝante kaj aŭskultante Joson.

”Tiu Huberto envias Sofian, ĉar ni elektis ŝin gvidantino en la Ĉerizo-valo,” diris Joso. ”Jes, ĉar Huberto opinias, ke li estas la plej lerta pri ĉio en la mondo”.

Ĉu tio estis la kialo? Mi memoras, kiel koler-humora Huberto estis, kiam li demandis: ”Kio rimarkinda estas pri Sofia?” Tio okazis, ĉar li estis ĵaluza, ne pro io alia. Oni povas envii, kaj tamen resti bona homo. Sed dekomence mi imagis al mi, ke Huberto estas la perfidulo de la Ĉerizo-valo kaj ĉio, kion li poste diris kaj faris, mi trovis suspektinda. Jen pruvo, kiel facile estas erari pri homoj! Bedaŭrinda Huberto, li gardis min kaj savis mian vivon kaj donis al mi ŝafviandon kaj por danki lin, mi nur kriis al li: ”Ne mortigu min!” Ne mirige, ke li koleris! Pardonu al mi, Huberto, mi pensis, pardonu al mi, tion mi vere diros al li, se mi revidos lin iam.

Joso intertempe fariĝis pli memfida, li ŝajnis kontenta tie apud la fajro. Sed evidente de tempo al tempo la Katla-signo suferigis lin, ĉar li iom ĝemis kaj ĉiun fojon Kadero diris:
”Sentu tion! Sentu nur!”

Mi scivolis, kiel aspektas tiu Katla-signo. Sed certe ĝi aspektas terurige; plej bone ne vidi ĝin.

Joso daŭre fanfaronis pri ĉio, kion li faris kaj ĉio, kion li intencis fari, kaj subite li diris la jenon:
”Leonkoro havas frateton, kiun li amas pli ol ĉion alian.”

Tiam mi mallaŭte ekploris kaj sopiris al Jonatano.

”Kaj tiun etulon oni certe povos uzi kiel logaĵon por kapti Sofian sur la hokon,” daŭrigis Joso.

”Vi stultulo, kial vi ne diris tion pli frue,” grumblis Kadero. ”Fraton, se ni havus lin, ni baldaŭ povus eltiri Leonkoron el lia kaŝejo. Ĉar kie ajn li sin kaŝas, li certe laŭ sekretaj vojoj ekscios, se ni kaptus lian fraton.”

”Kaj tio aperigos lin,” diris Vedero. ”’Lasu mian fraton kaj prenu min anstataŭe’, tion certe li dirus, se li vere amas sian fraton kaj volas gardi lin kontraŭ suferoj.”

Nun mi eĉ ne plu povis plori, tiel mi timis. Sed Joso ŝveliĝis pro orgojlo kaj montris sin grava.

”Tion mi aranĝos, kiam mi revenos hejmen,” li diris. ”Mi povos ruze logi etan Karlon Leonkoron en embuskon, tio ne estos malfacila, mi bezonos nur kelkajn keksojn. Kaj poste oni per trompo petos Sofian, ke ŝi venu por lin savi! ”

”Ĉu Sofia ne estas iom tro saĝa por vi?” demandis Kadero.

”Ĉu vere vi pensas, ke vi povos trompi ŝin?”

”Ho jes, certe,” diris Joso. Kaj ŝi eĉ ne scios, kiu faris tion.

Ĉar ŝi fidas min.” Nun li estis tiel kontenta, ke li klukis pro plezuro.

”Tiam vi havos kaj ŝin kaj la etan Leonkoron. Kiom da blankaj ĉevaloj Tengo donos al mi por ili, kiam li enmarŝos en la Ĉerizo-valon?”

Tion ni vidos! Ĉu vere Joso, vi iros hejmen por trompi etan Karlon Leonkoron! Sed se li ne plu estos en la Ĉerizo-valo, kion vi faros?

Meze en mia mizero unu penso ĝojigis min: Kiel Joso elreviĝos, kiam li ekscios, ke mi malaperis!

Sed poste Joso diris: ”Eta Karlo Leonkoro, li estas bona knabo, sed li certe ne estas leono. Pli timema malfortikulo ne ekzistas. Leporkoro estus por li pli konvena nomo! ”

Jes, tion mi mem sciis. Neniam mi povas esti kuraĝa. Mia nomo ne devus esti Leonkoro, kiel tiu de Jonatano. Sed tamen estis terure aŭdi, ke Joso diris tion. Mi hontis kuŝante tie, kaj mi pensis, ke mi devas, devas provi esti kuraĝa. Sed ne ĝuste nun, kiam mi estis tiel timema.

Joso finfine ĉesis paroli. Ne restis al li pli da friponaĵoj por prifanfaroni. Kaj li ekstaris.

”Mi devas esti hejme antaŭ ol mateniĝos,” li diris.

Ili admonadis lin ĝis la lasta momento.

”Zorgu, ke la afero kun Sofia kaj tiu frateto bone sukcesos,”

diris Vedero. ”Fidu min,” diris Joso. ”Sed ne faru ion malbonan al tiu knabo. Ĉar mi iom kompatas lin!”

Dankon, mi rimarkis tion, mi pensis.

”Kaj ne forgesu la pasvorton, kiam Vi iros al la Dornrozovalo kun informoj,” diris Kadero. ”Se vi ŝatos eniri vivanta!”

”Ĉiu potenco al Tengo, nia liberiganto,” diris Joso. ”Ne, tion mi memoros nokte kaj tage. Kaj Tengo, li ne forgesos tion, kion li promesis al mi, ĉu?”

”Tengo neniam forgesas ion ,” diris Kadero.

Kaj Joso rajdis for. Li malaperis sur la sama vojo, kie li venis, kaj Vedero kaj Kadero sidis kaj postrigardis lin.

”Tiu,” diris Vedero, ”li estos io por Katla, post fino de nia laboro en la Ĉerizo-valo.”

Li diris tion tiamaniere, ke oni tuj komprenis kion signifas, esti kaptita de Katla. Mi malmulton sciis pri Katla, sed tamen mi timtremis kaj preskaŭ kompatis eĉ Joson, malgraŭ tio, ke li estis tia fiulo.

La fajro cindriĝis. Kaj mi komencis esperi, ke ankaŭ Vedero kaj Kadero foriros. Mia tuta korpo sopiregis vidi ilin malaperi.

Mi same sopiris la liberecon kiel rato sidanta en kaptilo. Se mi nur povus eligi iliajn ĉevalojn el la kaverno, antaŭ ol iu eniros por preni ilin, tiam mi eble sukcesus min savi, mi pensis.

Vedero kaj Kadero forrajdus kaj neniam scius, kiel facile ili estus povintaj kapti la frateton de Jonatano Leonkoro.

Sed tiam mi aŭdis Kaderon diri:
”Ni eniru en la kavernon por dormi iomete.”

Jen la fino, mi pensis. Sed egale, ili venu kaj kaptu min, ĉar mi ne plu havas forton fari ion.

Sed Vedero diris:
”Kial ni dormu? Baldaŭ estos mateno. Kaj por mi jam sufiĉas tiuj ĉi montoj. Mi emas reiri al la Dornrozo-valo.”

Kaj Kadero cedis.

”Kiel plaĉas al vi,” li diris. ”Elkonduku la ĉevalojn!”

Kelkfoje, kiam danĝero forte minacas, oni savas sin kvazaŭ senpense. Mi ĵetis min malantaŭen kaj rampis en la plej malhelan angulon de la kaverno, same kiel besteto estus farinta.

Mi vidis Vederon veni tra la enirejo, sed li tuj malaperis en la nigrecon de la kaverno, kaj mi ne plu vidis lin, nur aŭdis lin kaj tio sufiĉis. Li ankaŭ ne povis vidi min, sed mi miris, ke li ne aŭdis la batadon de mia koro. Kiel tio batis, dum mi kuŝis tie kaj atendis, kio okazos, kiam Vedero trovos tri ĉevalojn anstataŭ du.

Ili iom henis, kiam Vedero eniris. Ĉiuj tri! Mi estus rekoninta la henon de Fjalaro inter miloj da henoj. Sed Vedero, tiu stultulo, li ne rimarkis diferencon; imagu, li eĉ ne rimarkis, ke estas tri ĉevaloj en la kaverno. Li elkondukis la proprajn du, kiuj staris pli proksime al la enirejo.

Tuj kiam mi estis sola kun Fjalaro, mi rapidis al li kaj ĉirkaŭfermis lian nazon per miaj manoj. Bona, bona Fjalaro, silentu, mi petegis senvorte, ĉar mi sciis, ke, se li nun henus, ili aŭdus tion ekstere kaj konstatus, ke io ne estas en ordo. Kaj Fjalaro ja estis saĝa, kaj ĉion komprenis. La aliaj ĉevaloj henis ekstere, kvazaŭ ili volis adiaŭi lin. Sed Fjalaro restis silenta kaj ne respondis.

Mi vidis Vederon kaj Kaderon surseliĝi kaj mi ne kapablas esprimi, kia gaja sento estis tio. Finfine mi povos eskapi el la kaptilo, mi supozis.

Tiam Vedero diris:
”Mi forgesis mian silikŝtonon.”

Kaj li deseliĝis kaj serĉis ĉirkaŭ la fajro.

Poste li diris:
”Ĝi ne troviĝas tie ĉi. Eble mi perdis ĝin en la kaverno.”

Tiamaniere la ratkaptilo denove krakege fermiĝis ĉirkaŭ mi. Ĉar nun ili kaptis min. Vedero eniris la kavernon por serĉi tiun diablan ŝtonon, kaj li tuj trovis Fjalaron.

Mi scias, ke oni ne mensogu, sed kiam temas pri vivo aŭ morto, oni devas tion fari.

Li havis malmolajn manojn, tiu Vedero, neniu antaŭe kaptis min tiel forte. Tio dolorigis min, kaj mi ekkoleris; strange eĉ pli koleris ol timis. Eble pro tio mi mensogis tiel bone.

”Kiom longe vi kuŝis tie kaj spionis,” kriegis Vedero, kiam li trenis min el la kaverno.

”Ekde hieraŭ vespere, sed mi nur dormis,” mi diris kaj palpebrumis en la matena lumo, kvazaŭ mi ĵus vekiĝis el la dormo.

”Dormis,” diris Vedero. ”Ĉu vi intencas diri, ke vi ne aŭdis niajn kantojn kaj kriojn ĉirkaŭ la bivaka fajro. Ne mensogu!”

Certe li pensis, ke li estis ruza, ĉar ili ne kantis eĉ unu tonon. Sed mi estis pli ruza.

”Jes, eble mi iom aŭdis de via kantado,” mi balbutis, kvazaŭ mi mensogis nur por kontentigi lin. Tiam Vedero kaj Kadero rigardis unu la alian, nun ili estis certaj, ke mi dormis kaj tute nenion aŭdis.

Sed tio ne tre multe helpis min.

”Ĉu vi ne scias, ke ĉiun, kiu vojaĝas tiun ĉi vojon, atendas mortpuno?” diris Vedero.

Mi provis aspekti, kvazaŭ mi nenion sciis pri io ajn, nek pri mortpuno, nek pri io alia.

”Mi nur volis rigardi la lunbrilon hieraŭ vespere,” mi murmuris.

”Kaj por tio vi riskas vian vivon, vi vulpeto,” diris Vedero.

”Kie do estas via hejmo, en la Ĉerizo-valo aŭ en la Dornrozovalo?”

”En la Dornrozo-valo,” mi diris. Ĉar Karlo Leonkoro loĝis en la Ĉerizo-valo, kaj mi pli volonte volis morti, ol sciigi ilin kiu mi estas.

”Kiuj estas viaj gepatroj?” demandis Vedero.

”Mi loĝas ĉe ... ĉe mia avo ,” mi diris.

”Kio estas lia nomo?” Vedero demandis.

”Mi nur nomas lin avo,” mi respondis kaj ŝajnigis esti eĉ pli stulta.

”Kie en la Dornrozo-valo via avo loĝas?” demandis Vedero.

”En ... eta blanka domo,” mi balbutis. Ĉar mi pensis, ke la domoj en la Dornrozo-valo certe estas blankaj same kiel en la Ĉerizo-valo.

”Tiun avon kaj tiun domon montru al ni,” diris Vedero.

”Surseliĝu!”

Kaj ni rajdis for. Kaj ĵus tiam la suno leviĝis malantaŭ la montoj de Nangijala. La ĉielo ekflamis kiel ruĝa fajro, kaj la montopintoj brilis. Ion pli belan, ion pli imponan mi neniam en mia vivo vidis. Kaj se Kadero kaj la nigra pugo de lia ĉevalo ne estus estintaj tuj antaŭ mi, mi estus kriinta pro ĝojo. Sed tion mi ne faris, tion mi vere ne faris.

La pado daŭre kurbiĝis kaj serpentumis same kiel antaŭe.

Sed baldaŭ ĝi krute malsupreniris. Mi komprenis, ke ni nun alproksimiĝis al la Dornrozo-valo. Tamen mi apenaŭ volis tion kredi, kiam mi subite vidis ĝin tuj sub mi. Ho, ĝi estis same bela kiel la Ĉerizo-valo, kiel ĝi situis en la matena brilo kun siaj dometoj kaj bienoj kaj siaj verdaj deklivoj kaj florantaj dornrozaroj. Estis tutaj densejoj da dornrozoj. Aspektis strange de supre, preskaŭ kiel maro kun ruĝeta ŝaŭmo sur verdaj ondoj. Jes, Dornrozo-valo estis la ĝusta nomo por tia valo.

Sed en tiun valon mi neniam estus enveninta sen Vedero kaj Kadero. Ĉar muro ĉirkaŭis la tutan Dornrozo-valon, alta muro, kiun la homoj devis konstrui laŭ ordono de Tengo, ĉar li volis havi ilin kiel sklavojn en eterna sklaveco. Tion Jonatano rakontis al mi. Tial mi tion sciis.

Vedero kaj Kadero forgesis pridemandi min, kiamaniere mi sukcesis eliri la fermitan valon, kaj mi preĝis al Dio, ke ili neniam faru tion. Ĉar kion mi respondu? Kiel kapablus iu homo transpasi tiun muron — kaj eĉ kun ĉevalo?

Tenganoj kun nigraj kaskoj kaj glavoj kaj lancoj garde iris sur la muro, proksime kaj fore, ĉie kien mi povis vidi. Kaj same bone oni gardis la pordegon, jes, troviĝis pordego en la muro ĝuste tie, kie la pado el la Ĉerizo-valo atingis la muron kaj finiĝis.

Tie ĉi la homoj dum jarcentoj libere vojaĝis inter la valoj.

Nun nur ekzistas fermita pordo, kaj nur tenganoj rajtas trapasi.

Vedero frapegis per sia glavo kontraŭ la pordon. Tiam luketo malfermiĝis, kaj giganta viro montris sian kapon.

”Pasvorton ,” li kriis.

Vedero kaj Kadero flustris la sekretajn pasvortojn en lian orelon, por ke mi ne lernu. Sed ne necesis, ĉar ankaŭ mi konis la vortojn — ĉiu potenco al Tengo, nia Liberiganto!

Li ĉe la luko rigardis min kaj diris:
”Tiu ulo? Kiu estas li?”

”Estas eta stultulo, kiun ni trovis inter la montoj,” diris Kadero. ”Sed tiel terure stulta li tamen ne estas, ĉar li sukcesis kaŝe trapasi vian pordegon hieraŭ vespere. Kion vi diras pri tio, ĉefgardisto? Mi proponas, ke vi pridemandu viajn soldatojn, kiamaniere ili prizorgas la gardadon dum la vesperoj.”

Tiu ĉe la luko koleriĝis. Li malfermis la pordegon. Sed li riproĉis kaj blasfemis kaj ne volis lasi min eniri, nur Vederon kaj Kaderon.

”Metu lin en la Katla-kavernon,” li kriegis. ”Tio estas la loko por li.”

Sed Vedero kaj Kadero obstinis — mi devas eniri, ĉar mi devas pruvi, ke mi ne mensogis. Estas ilia devo al Tengo tion esplori, ili diris.

Kaj kun Vedero kaj Kadero kiel eskortantoj mi rajdis tra la pordego.

Tiam mi pensis, se mi ankoraŭ iam renkontos Jonatanon, li sciiĝos, kiamaniere Vedero kaj Kadero helpis min eniri la Dornrozo-valon. Pri tio li longe ridos.

Sed mi mem ne ridis. Ĉar mi sciis, kiel danĝera estas mia situacio. Mi devis trovi blankan dometon kun avo en ĝi, alie mi estos ĵetita en la Katla-kavernon.

”Rajdu vi antaŭe kaj montru la vojon,” diris Vedero. ”Ĉar nun ni serioze parolos kun via avo!”

Mi instigis Fjalaron kaj ekrajdis laŭ iu pado, kiu etendiĝis laŭlonge de la muro.

Abundis blankaj domoj same kiel hejme en la Ĉerizo-valo.

Sed mi vidis eĉ ne unu el ili, kiun mi kuraĝis elekti, ĉar mi ne sciis, kiu loĝis en ĝi. Mi ne kuraĝis diri: ”Tie avo loĝas,” ĉar imagu, ke Vedero kaj Kadero enirus kaj ne ekzistus eĉ iu ajn maljunulo. Almenaŭ neniu, kiu volus esti mia avo.

Nun mi vere estis en kaptilo, kaj mi ŝvitis pro timo. Tiel facile mi antaŭe mensogis pri iu avo, sed nun mi ne plu trovis saĝa tiun ideon.

Mi vidis homojn, kiuj laboris ekster la domoj, sed nenie iun, kiu similis al avo, kaj mi sentis min pli kaj pli malfeliĉa.

Ankaŭ terure estis vidi, kiel fartas la homoj en la Dornrozovalo, kiel pale kaj malsatege kaj malfeliĉe ĉiuj aspektas, almenaŭ tiuj, kiujn mi vidis dum mi rajdis. Ili estis tute malsimilaj al la homoj en la Ĉerizo-valo. Sed ni ja ne havis iun Tengon en nia valo, kiu sklavigis nin kaj forprenis de ni ĉiujn niajn vivrimedojn.

Mi rajdis kaj rajdis. Vedero kaj Kadero jam senpacienciĝis, sed mi simple rajdis, kvazaŭ mi estus survoje al la fino de la mondo.

”Ĉu ankoraŭ daŭros longe?” demandis Vedero.

”Ne tre,” mi diris, sed mi nek sciis, kion mi diris nek kion mi faris. Mi estis tute ekster mi pro timo kaj nur atendis, ke ili ĵetos min en la Katla-kavernon.

Tiam okazis miraklo. Kredu tion aŭ ne! Antaŭ blanka dometo, tuj apud la muro, sidis maljunulo sur benko kaj nutris siajn kolombojn. Eble mi ne estus kuraĝinta fari tion, kion mi faris, se inter ĉiuj grizaj kolomboj ne estus estinta unu, kiu estis neĝoblanka. Nur unu!

Larmoj venis en miajn okulojn. Tiajn kolombojn mi vidis nur ĉe Sofia kaj unu fojon sur mia fenestrobreto antaŭ longe, longe en alia mondo.

Kaj nun mi faris ion nekredeblan. Mi desaltis de Fjalaro, kaj per kelkaj paŝoj mi atingis la maljunulon. Mi ĵetis min inter liajn brakojn, kaj kun miaj brakoj ĉirkaŭ lia kolo mi flustris malespere:
”Helpu al mi! Savu min! Diru, ke vi estas mia avo!”

Mi timis kaj estis certa, ke li forpuŝos min, kiam li vidos Vederon kaj Kaderon en siaj nigraj kaskoj malantaŭ mi. Kial li mensogu pro mi kaj eble estus ĵetita en la Katla-kavernon pro tio?

Sed li ne forpuŝis min. Li tenis min firme inter siaj brakoj, kaj mi sentis liajn varmajn bonajn brakojn ĉirkaŭ mi kiel protekton kontraŭ ĉiu malbono.

”Knabeto,” li diris tiel laŭte, ke Vedero kaj Kadero aŭdu tion, ”kie vi estis tiom longe? Kaj kion vi faris, vi malobeema knabo, ke vin soldatoj hejmen venigas?”

Mia kompatinda avo, kiajn riproĉojn li ricevis de Vedero kaj Kadero! Ili sakris kaj insultis dirante, ke, se li ne pli bone gardos siajn nepojn, sed lasas ilin sovaĝe ĉirkaŭvagi inter la montoj de Nangijala, tiam li baldaŭ ne plu havos nepon. Kaj li mem spertos ion, kion li neniam forgesos. Sed tiun ĉi fojon ili ne punos lin, ili diris. Kaj ili rajdis for. Iliaj kaskoj baldaŭ videblis nur kiel nigraj punktetoj malsupre en la valo.

Tiam mi ekploris. Mi ankoraŭ kuŝis en la sino de mia avo kaj ploradis. Ĉar la nokto estis tiel longa kaj suferiga, kaj nun ĝi alproksimiĝis al sia fino. Kaj mia avo permesis al mi plori.

Li nur iom lulis min, kaj mi deziris, ho, kiel mi deziris, ke li estu mia vera avo, kaj mi provis tion klarigi al li spite al la plorado.

”Jes, mi ŝatas esti via avo,” li diris. ”Sed mia vera nomo estas Matiaso. Kio estas via nomo?”

”Karlo Leo ... ” mi komencis. Sed tuj mi silentis. Kiel mi povis esti tiel stulta, ke mi preskaŭ malkaŝis tiun nomon tie ĉi en la Dornrozo-valo?

”Kara avo, mia nomo estas sekreta,” mi deklaris. ”Nomu min Biskoto!”

”Ĉu vere, Biskoto,” diris Matiaso kaj iom ridetis. ”Eniru en la kuirejon, Biskoto, kaj atendu min tie,” li poste diris. ”Mi kondukos vian ĉevalon en la stalon.”

Kaj mi eniris. Malkomforta kuirejeto kun nur unu tablo kaj ligna sofo kaj kelkaj seĝoj kaj fajrejo. Kaj granda ŝranko ĉe unu muro.

Baldaŭ revenis Matiaso kaj tiam mi diris:
”Tian grandan ŝrankon ankaŭ ni havas en la kuirejo hejme en la Ĉeriz ... ”

Mi silentis.

”Hejme en la Ĉerizo-valo,” kompletigis Matiaso, kaj mi timeme rigardis lin ankoraŭfoje mi diris ion, kion mi ne rajtis diri.

Matiaso nenion plu diris. Li proksimiĝis al la fenestro kaj rigardis eksteren. Longe li staris tie kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li volis esti certa, ke neniu estis en la proksimeco. Poste li turnis sin al mi kaj diris per mallaŭta voĉo:
”Estas io aparta pri tiu ĉi ŝranko. Atendu kaj vi vidos!”

Li puŝis per la ŝultro la ŝrankon kaj flankenmovis ĝin. Malantaŭ ĝi troviĝis luko en la muro. Ĝin li malfermis, kaj malantaŭ ĝi estis ĉambreto, eta ĉambreto. Iu kuŝis sur la planko dormante.

Estis Jonatano.

Ĉapitro 9

Mi memoras kelkajn eventojn en mia vivo, kiam mi estis tiel gaja, ke mi preskaŭ ne sciis kion fari. Unu fojon okazis, kiam mi estis tre juna kaj ricevis sledon kiel kristnasko-donacon de Jonatano. Li longatempe ŝparis sian monon por tiu sledo. Kaj tiun fojon, kiam mi venis al Nangijala kaj trovis Jonatanon ĉe la rivero. Kaj tiun unuan mirige belan vesperon en la Rajdisto-bieno, kiam mi estis tiel freneze gaja. Sed nenio, nenio superis la senton, kiam mi trovis Jonatanon sur la planko ĉe Matiaso. Imagu, ke oni povas fariĝi tiel gaja! Estis kvazaŭ mia animo mem laŭte ridegis en mi pro ĝojo.

Mi ne tuŝis Jonatanon. Mi ne vekis lin. Mi ne kriis pro ĝojo aŭ dancis. Mi nur kuŝigis min apud lin tute silente kaj endormiĝis.

Kiom longe mi dormis? Tion mi ne scias. La tutan tagon mi opinias. Sed kiam mi vekiĝis! Jes, kiam mi vekiĝis, tiam Jonatano sidis sur la planko apud mi. Li simple sidis tie kaj ridetis. Neniu aspektas tiel bonkore kiel Jonatano, kiam li ridetas. Mi kredis, ke li eble ne ŝatas, ke mi venis. Ke li eble jam forgesis, kiamaniere li krie petis helpon. Sed nun mi konstatis, ke li estas same gaja kiel mi. Tial ankaŭ mi devis rideti, kaj ni sidis tie rigardantaj unu la alian kaj diris nenion dum iom da tempo.

”Vi kriis por peti helpon,” fine mi diris.

Jonatano ĉesis rideti.

”Kial vi kriis?” mi demandis.

Tio ŝajne estis io, pri kio li ne povis pensi sen doloro. Apenaŭ li volis respondi al mi, tiel mallaŭte li parolis.

”Mi vidis Katlan. Mi vidis tion, kion faras Katla.”

Mi ne volis turmenti lin per demandoj pri Katla, kaj cetere mi ja havis tiel multe por rakonti al li, plej unue pri Joso.

Jonatano ne volis tion kredi. Lia vizaĝo paliĝis, li preskaŭ ploris.

”Joso, ne, ne! Ne Joso!” li kriis, kaj venis larmoj en la okulojn.

Sed poste li ekstaris.

”Ni devas tuj informi Sofian.”

”Kiel ni faros tion?” mi demandis.

”Unu el ŝiaj kolomboj estas tie ĉi,” li diris. ”Bianka, ŝi flugos reen ĉi vespere.”

La kolombo de Sofia! Jes, tion mi povus imagi! Mi rakontis al Jonatano, ke dank’ al tiu kolombo mi estas nun ĉe li kaj ne en la Katla-kaverno.

”Certe estas miraklo,” mi diris, ”ke mi inter ĉiuj domoj en la Dornrozo-valo atingis ĝuste tiun, en kiu vi estas. Sed se mi ne estus vidinta Biankan ekster ĝi, ... mi nun ne estus tie ĉi.”

”Bianka, Bianka, dankon, ke vi sidis tie,” diris Jonatano. Sed li ne havis tempon aŭskulti min plu. Nun urĝis. Li gratis la lukon per la ungoj; sonis kiel eta skrapado de rato. Sed ne daŭris longe, ĝis kiam la luko malfermiĝis kaj Matiaso enrigardis.

”Kaj eta Biskoto, li nur dormas kaj dormas ... ,” Matiaso komencis, sed Jonatano ne permesis lin daŭrigi.

”Alportu Biankan, mi petas,” li diris. ”Ŝi ekflugu tuj kiam krepuskos.”

Li klarigis kial. Li rakontis al Matiaso pri Joso. Kaj Matiaso skuis la kapon tiel, kiel maljunaj homoj faras, kiam ili malĝojas.

”Joso! Jes, mi sciis, ke devas esti iu el la Ĉerizo-valo,” li diris. ”Kaj pro tio nun Orvaro estas en la Katla-kaverno. Mia Dio, kiaj estas la homoj!”

Poste li malaperis por alporti Biankan, kaj li fermis la lukon.

Estis bona kaŝejo, kiun Jonatano ricevis tie ĉe Matiaso. Eta sekreta ĉambro sen fenestro kaj pordo. La sola enirvojo estis tra la luko malantaŭ la ŝranko. Neniu meblo troviĝis tie, nur matraco, sur kiu oni povis dormi. Kaj malnova stalo-lanterno, kiu iom heligis la malhelon.

En la lumo de la lanterno Jonatano skribis mesaĝon al Sofia:
”La eterne malbenita nomo de la perfidulo estas Joso, la Ora Koko. Kaptu lin tuj. Mia frato nun estas ĉi tie.”

”Pro tio Bianka alflugis tien ĉi hieraŭ vespere,” diris Jonatano. ”Por informi nin, ke vi malaperis por serĉi min.”

”Do, vidu, Sofia komprenis la enigmon, kiun mi skribis sur la kuirejan muron,” mi diris. ”Tiam, kiam ŝi alportis la supon.”

”Kiun enigmon?” demandis Jonatano.

”Mi serĉos lin fore en la malproksimo malantaŭ la montoj.”

Mi rakontis al li tion, kion mi skribis. ”Estis por ke Sofia ne fariĝu maltrankvila,” mi diris.

Jonatano ridis.

”Ne esti maltrankvila, ĉu vere vi tion opinias? Kaj mi? Kiel trankvila estis mi, kiam mi eksciis, ke vi vagas ie inter la montoj de Nangijala.”

Mi certe aspektis konsternita, ĉar li tuj konsolis min.

”Eta kuraĝa Biskoto, kiaj grandaj bonŝanco kaj feliĉo, ke tamen vi estis tie! Kaj eĉ pli grandaj bonŝanco kaj feliĉo, ke vi nun estas tie ĉi!”

Estis la unuan fojon, ke iu juĝis min kuraĝa, kaj venis al mi en la kapon, ke, se mi daŭrigos laŭ sama maniero, eble mi rajtos nomi min Leonkoro spite al amuzo de Joso.

Sed mi memoris ion alian, kion mi skribis sur la muron hejme. Pri iu kun ruĝa barbo, kiu volis havi blankajn ĉevalojn.

Kaj mi petis Jonatanon al doni linion al la mesaĝo.

”Tio pri la ruĝa barbo, diras Karlo, estas erara.”

Mi ankaŭ rakontis al li, kiel Huberto savis min de la lupoj, kaj Jonatano diris, ke dum sia tuta vivo li estos danka al li pro tio.

Krepuskis super la Dornrozo-valo, kiam ni iris por forsendi Biankan, kaj lumoj aperis en ĉiuj domoj kaj bienoj sur la deklivo malsupre de ni. Aspektis tiel kviete kaj pace, ke oni povis pensi, ke homoj sidas tie kaj manĝas sian bongustan vespermanĝon aŭ eble nur interparolas kaj ludas kun siaj infanoj aŭ kantas lulkantetojn al ili kaj ĝuas la vivon. Sed ni sciis, ke ne estas tiel. Ni sciis, ke ili havas preskaŭ nenion por manĝi, kaj ke ili tute ne estas trankvilaj kaj gajaj, sed malfeliĉaj. La tenganoj starantaj sur la muro kun siaj glavoj kaj lancoj memorigis pri tiu fakto, se oni hazarde forgesis.

En la fenestroj de Matiaso ne lumis kandeloj. Lia domo estis malluma, kaj ĉio silentis, kvazaŭ ne estus vivanta homo tie. Sed ni estis tie, ne en la domo, sed ekstere. Matiaso gvatis ĉe la angulo de la domo, kaj Jonatano kaj mi kaŝe iris portante Biankan inter la dornroz-densaĵo.

Tiaj roz-densaĵoj troviĝis ĉirkaŭ la tuta Matias-bieno.

Dornrozojn mi tre ŝatas, ĉar ili bonodoras. Ne forte bonodoras, nur tute dolĉe. Sed mi pensis, ke la odoron de la dornrozoj mi certe neniam plu povos senti sen sperti korbaton kaj memori, kiel ni kaŝe iris inter la arbustoj, Jonatano kaj mi. Tre proksimaj al la muro ni estis, kie la tenganoj aŭskultis kaj gvatis. Antaŭ ĉio ili serĉis iun kun la nomo Leonkoro.

Jonatano nigrigis sian vizaĝon kaj kovris ĝin per kapuĉo. Li ne plu similis al Jonatano, tion mi vere devis diri. Sed tamen estis danĝere, kaj li riskis sian vivon ĉiufoje, kiam li eliris el sia kaŝejo en la sekreta ĉambreto. Cent viroj serĉis lin tage kaj nokte, tion mi sciis, kaj pri tio mi informis lin, sed li simple respondis:
”Jes, lasu ilin tion fari! ”

Li mem intencis forsendi Biankan, li diris, ĉar li volis esti certa, ke neniu vidas ŝin, kiam ŝi ekflugas.

La murgardistoj evidente havis ĉiu sian propran parton de la muro por gardi. Sur la muro tuj malantaŭ la Matiaso-bieno iu dikulo patrolis tien kaj reen la tutan tempon, kaj ni devis nin gardi kontraŭ li.

Matiaso staris ĉe la domangulo, tenante la stalo-lanternon, kaj ni interkonsentis pri jena signalo:
”Se mi tenos la lanternon malalte,” li diris, ”vi eĉ ne spiru, ĉar tiam Dika Dodiko estos tute proksima. Sed se mi tenos la lanternon alte, tiam li estos tie, kie la muro forkurbiĝas, kaj tie li kutimas paroli kun alia tengano. Tiam vi kaptu la okazon por forsendi Biankan.”

Kaj tion ni faris.

”Flugu, flugu,” flustris Jonatano, ”flugu mia Bianka, trans la montojn de Nangijala al la Ĉerizo-valo. Kaj gardu vin kontraŭ la sagoj de Joso!”

Mi ne scias, ĉu la kolomboj de Sofia vere komprenas homan lingvon, sed mi deziras kredi, ke Bianka kapablis, ĉar ŝi metis la bekon ĉe la vango de Jonatano, kvazaŭ ŝi volis trankviligi lin, kaj poste ŝi ekflugis. Ŝi montriĝis kiel blanka lumeto en la krepusko, tiel danĝere blanka. Kiel facile tiu Dodiko povis ŝin vidi, dum ŝi flugis super la muro!

Sed li ne vidis ŝin. Li verŝajne staris parolante, tiel ke li nenion aŭdis, nenion vidis. Matiaso gvatis, kaj li ne malaltigis la lanternon.

Ni vidis Biankan malaperi, kaj mi tiris la brakon de Jonatano kaj petis lin, ke li rapide reiru en la kaŝejon. Sed Jonatano ne volis. Ankoraŭ ne. Estis tiel mirinda vespero, la aero estis freŝa kaj agrabla por spiri. Li tute ne emis enrampi en la sufokan ĉambreton. Neniu tion komprenis pli bone ol mi, kiu tiom longe kuŝis enfermite sur mia kuireja sofo hejme en la urbo.

Jonatano sidis sur la herbo kun la brakoj ĉirkaŭ la genuoj kaj rigardis malsupren al la valo. Tute trankvila li estis. Oni povis supozi, ke li intencas resti tie la tutan vesperon senkonsidere, kiom da tenganoj marŝis sur la muro malantaŭ li.

”Kial vi sidas tie?” mi demandis.

”Ĉar mi ŝatas tion,” diris Jonatano. ”Ĉar mi ŝatas tiun ĉi valon dum la krepusko. Kaj freŝan aeron kontraŭ mia vizaĝo mi ankaŭ ŝatas. Kaj ruĝetajn dornrozojn, kiuj odoras je somero.”

”Ankaŭ mi,” mi diris.

”Kaj mi ŝatas florojn kaj herbon kaj arbojn kaj kampojn kaj arbarojn kaj belajn lagetojn,” diris Jonatano. ”Kaj kiam la suno leviĝas, kaj kiam la suno subiĝas, kaj kiam la luno brilas kaj la steloj briletas, kaj ankoraŭ multon alian mi ŝatas, kion mi en la momento ne memoras.”

”Tion ankaŭ mi ŝatas,” mi diris.

”Tion ĉiuj homoj ŝatas,” aldonis Jonatano. ”Kaj se ili ne postulas pli ol tion, ĉu vi povas klarigi al mi, kial ili ne rajtas ĝui tion en kvieto kaj paco, sen ke iu tirano venas kaj ĉion detruas?”

Al tio mi ne havis respondon, kaj tiam Jonatano opiniis:
”Pli bone, ke ni eniru nun! ”

Sed ni ne povis tuj kuri en la domon. Antaŭe ni devis scii, kiel estas ĉe Matiaso kaj kie estas Dika Dodiko.

Intertempe tute malheliĝis. Oni ne plu vidis Matiason, nur la lumon de la lanterno.

”Li tenas ĝin alte. Neniu Dodiko tie,” diris Jonatano. ”Venu!”

Sed ĝuste kiam ni komencis kuri, la lumo de la lanterno fulmorapide malaltiĝis, kaj ni abrupte haltis. Ni aŭdis ĉevalojn galope alproksimiĝi, kaj poste ili malrapidis, kaj iu parolis kun Matiaso.

Jonatano kubutpuŝis min dorse.

”Iru tien ,” li flustris, ”iru al Matiaso! ”

Li ĵetis sin en la dornroz-densaĵon, kaj mi timeme kaj tremante iris al la lanterna lumo.

”Mi nur volis spiri iom da aero,” mi aŭdis Matiason diri.

”Estas ja tiel bela vetero hodiaŭ vespere.”

”Bela vetero,” respondis raŭka voĉo. ”Atendas la mortpuno ĉiun, kiu restas ekstere post la sunsubiro, ĉu vi tion ne scias?”

”Malobeema maljuna avo estas vi,” alia voĉo diris. ”Cetere, kie estas la bubaĉo?”

”Jen li estas venanta,” diris Matiaso, ĉar nun mi atingis lin.

Tiujn du sur la ĉevaloj mi tuj ekkonis. Estis Vedero kaj Kadero.

”Ĉu vi ankoraŭfoje emos iri al la montoj por rigardi la lumon de la luno hodiaŭ vespere?” demandis Vedero. ”Kio cetere estas via nomo, knabaĉo, mi tute ne aŭdis ĝin.”

”Oni nomas min Biskoto,” mi diris. Tion mi kuraĝis diri, ĉar tiun nomon neniu konis, nek Joso, nek iu alia, nur Jonatano kaj mi kaj Matiaso.

”Kurioza nomo, Biskoto,” diris Kadero. ”Aŭskultu, Biskoto, kial ni venis tien ĉi, vi pensas?”

Mi sentis, ke la kruroj ne plu apogis min. Por ĵeti min en la Katla-kavernon, mi pensis. Kompreneble ili bedaŭris, ke ili lasis min libera, kaj nun ili venis por preni min. Kion alian mi kredu?

”Nu, aŭskultu,” diris Kadero, ”ni ĉirkaŭrajdas en la valo vespere por kontroli, ĉu la homoj obeas al tio, kion ordonis Tengo. Sed via avo evidente ne intencas kompreni tion, eble vi povas klarigi al li, kiel danĝere estos kaj por li kaj por vi, se vi ne restos en la domo post la sunsubiro.”

”Kaj ne forgesu,” diris Vedero, ”ke ankoraŭfoje vi ne eskapos sen puno, se ni trovos vin ie, kie vi ne rajtas esti. Ĉu via avo vivas aŭ mortas, tio egalas al ni. Sed vi, kiu estas juna, vi certe volas plenkreski kaj fariĝi tengano, ĉu ne?”

Tengano, ne, mi preferus la morton, mi pensis, sed tion mi ne diris. Mia koro doloris pro Jonatano, kaj mi ne kuraĝis kolerigi ilin. Do mi tute afable respondis: ”Jes, certe.”

”Bone,” diris Vedero. ”Morgaŭ matene vi rajtos veni al la Granda Kajo, kaj vi vidos Tengon, ’la Liberiganton de la Dornrozo-valo’. Morgaŭ li venos trans la Riveron de la Praaj Riveroj en sia ora barko kaj albordiĝos ĉe la Granda Kajo.”

Ili pretigis sin por foriri. Sed Kadero bridis sian ĉevalon lastmomente. ”Aŭskultu, maljunulo,” li kriis al Matiaso, kiu jam estis survoje en la domon.

”Ĉu vi hazarde vidis belan, blondharan junulon kun la nomo Leonkoro?”

Mi tenis la manon de Matiaso, kaj mi sentis, kiel li ektremis, sed li kviete respondis: ”Mi konas neniun Leonkoron.”

”Do ne,” diris Kadero. ”Sed se vi hazarde renkontos lin, vi scios, kio okazos al tiu, kiu kaŝos lin aŭ helpos lin? Mortpuno! Tion vi scias, ĉu?”

Tiam Matiaso fermis la pordon malantaŭ ni.

”Mortpuno, ĉiam mortpuno,” li diris. ”Nur pri tio tiaj homoj pensas.”

La sono de la ĉevalhufoj apenaŭ perdiĝis, kiam Matiaso denove iris eksteren kun la lanterno. Baldaŭ envenis Jonatano vundita per dornoj sur manoj kaj vizaĝo, sed ĝoja, ke nenio pli danĝera okazis, kaj ke Bianka nun estis fluganta trans la montojn.

Poste ni vespermanĝis en la kuirejo ĉe Matiaso. Kun la luko malfermita, tiel ke Jonatano rapide povus malaperi en sian kaŝejon, se iu venus.

Sed unue ni iris en la stalon, Jonatano kaj mi, kaj mi manĝigis niajn ĉevalojn. Estis ĝojige denove vidi ilin kune. Ili staris kun la kapoj proksime unu al la alia. Mi supozis, ke ili rakontis unu al la alia ĉion, kion ili travivis. Mi donis avenon al ambaŭ. Unue Jonatano volis haltigi min, sed poste li diris:
”Jes, donu tion al ili ĉi-foje! Sed avenon oni ne plu donas al la ĉevaloj tie ĉi en la Dornrozo-valo.”

Kiam ni eniris la kuirejon, Matiaso metis sur la tablon ujon da supo.

”Ni ne havas ion alian, kaj plejparte estas akvo,” li diris.

”Sed ĝi almenaŭ estas varma.”

Mi ĉirkaŭrigardis por trovi mian dorsosakon, mi memoris, kion mi havis en ĝi. Kaj kiam mi elprenis ĉiujn miajn panojn kaj mian fumaĵitan ŝafviandon, tiam ili momenton ĉesis spiri, kaj iliaj okuloj ekbrilis. Estis agrabla sento aranĝi por ili preskaŭ feston. Mi tranĉis du grandajn tranĉaĵojn de la fumaĵita ŝafviando, kaj ni manĝis supon kaj panon kaj ŝafviandon. Ni manĝis kaj manĝis. Dum longa tempo neniu ion diris. Sed fine diris Jonatano:
”Bone, ni havas sufiĉe por manĝi! Mi preskaŭ forgesis la senton de sateco.” Mi vere kontentis, ke mi venis al la Dornrozo-valo, tiu sento estis por mi pIi kaj pli agrabla. Kaj nun mi povis rakonti ĉion, kio okazis al mi, de kiam mi rajdis for de la hejmo, ĝis Vedero kaj Kadero helpis al mi eniri en la Dornrozo-valon. La plej multon mi jam rakontis, sed Jonatano volis tion aŭdi plurfoje. Ĉefe pri Vedero kaj Kadero. Pri tio li ridis, ĝuste kiel mi atendis. Kaj ankaŭ Matiaso.

”Tre inteligentaj ili ne estas, la tenganoj,” diris Matiaso.

”Sed ili mem opinias, ke ili estas.”

”Fakte, eĉ mi kapablis ilin trompi,” mi diris. ”Imagu, se ili tion scius! Ke al tiu frateto, kiun ili tiel forte deziris kapti, ke ĝuste al li ili helpis eniri la Dornrozo-valon kaj simple lasis lin libere iri.”

Kiam mi tion diris, mi ekcerbumis. Mi ne antaŭe pensis pri tio, sed nun mi demandis:
”Kiamaniere vi sukcesis eniri la Dornrozo-valon, Jonatano?”

Jonatano ekridis.

”Mi ensaltis ,” li diris.

”Kiel ensaltis ... ne sur Grimo, ĉu?” mi demandis.

”Jes,” diris Jonatano. ”Mi ne posedas alian ĉevalon.”

Mi jam vidis kaj sciis, kiajn saltojn Jonatano kapablis fari per Grimo. Sed supersalti la muron ĉirkaŭ la Dornrozo-valo, tio estis pli ol oni povas imagi.

”Vi devas scii, ke la muro tiam ne estis tute finkonstruita,”

diris Jonatano.

”Ne ĉie. Ne ĝis sia plena alteco. Sed ĝi estis sufiĉe alta, tion vi povas kredi.”

”Jes, sed la gardistoj,” mi diris. ”Ĉu neniu vidis vin?”

Jonatano mordis en sian panon, poste li ridis denove.

”Jes, tuta aro ĉasis min, kaj Grimo ricevis eĉ sagon en la postaĵon. Sed mi eskapis, kaj bonkora farmisto kaŝis min kaj Grimon en sia fojnejo. Kaj dum la nokto li kondukis min tien ĉi al Matiaso. Nun vi ĉion scias.”

”Ne, vi tute ne ĉion scias,” diris Matiaso. ”Vi ne scias, ke la homoj tie ĉi en la valo kantas kantetojn pri tiu rajdado kaj pri Jonatano. Ke li venis tien ĉi, estis la sola ĝojiga evento, kiu okazis en la Dornrozo-valo, de post kiam Tengo invadis kaj sklavigis nin. ”Jonatano nia savanto’, ili kantas, ĉar li liberigos la Dornrozo-valon, ili kredas. Ankaŭ mi tion kredas. Nun vi ĉion scias.”

”Vi ankoraŭ ne ĉion scias,” diris Jonatano. ”Vi ne scias, ke Matiaso estas tiu, kiu gvidas la sekretan batalon en la Dornrozo-valo, nun, kiam Orvaro estas enkarcerigita en la Katla-kaverno. Matiason ili nomu ”Savanto’ kaj ne min!”

”Ne, mi estas tro maljuna,” opiniis Matiaso. ”Li tute pravis, tiu Vedero. Ĉu mi vivas aŭ mortas estas egale.”

”Tiel vi ne rajtas paroli,” mi diris. ”Ĉar nun vi estas mia avo.”

”Nu, eble pro tio mi devas resti en la vivo. Sed por gvidi batalon mi ne plu taŭgas. Por tio oni devas esti juna.”

Li ekĝemis.

”Se nur Orvaro estus ĉi tie! Sed li certe mizere vegetas en la Katla-kaverno, ĝis Katla prenos lin.”

Mi vidis, ke la vizaĝo de Jonatano paliĝis.

”Ni vidos,” li murmuris, ”kiun Katla prenos finfine.”

Poste li diris:
”Nun ni devas labori. Ankaŭ tion vi ankoraŭ ne scias, Biskoto, ke en tiu ĉi dometo ni dormas dum la tagoj kaj laboras dum la noktoj. Venu kaj vidu!”

Li rampis antaŭ mi tra la luko en la kaŝejon, kaj tie li montris ion al mi. Li flankenŝovis la matracon, sur kiu ni dormis kaj forprenis kelkajn el la larĝaj bretoj sub ĝi, kiuj kuŝis nefiksitaj. Tiam mi vidis nigran truon, kiu iris rekte malsupren en la teron.

”Tie ĉi komenciĝas mia subtera tunelo,” diris Jonatano.

”Kaj kie ĝi finiĝas?” mi demandis, kvankam mi preskaŭ devenis la respondon. ”En la sovaĝejo ĉe la alia flanko de la muro,” li diris. ”Tie ĝi finiĝos, kiam ĝi estos preta. Post ankoraŭ kelkaj noktoj, mi pensas, ĝi estos sufiĉe longa.”

Li enrampis la truon.

”Sed ankoraŭ iom pli mi devas elfosi,” li diris. ”Ĉar vi ja komprenas, ke mi ne volas aperi el la tero tuj antaŭ la nazo de Dika Dodiko.”

Poste li malaperis, kaj mi longe sidis tie atendante. Kiam li finfine revenis, li puŝis antaŭ si trogon plenan de tero. Li suprenlevis ĝin al mi kaj mi trenis ĝin tra la luko al Matiaso.

”Pli da tero por mia kampo,” diris Matiaso. ”Se mi nur havus iom da pizoj kaj fazeoloj por semi kaj planti, la malsatego baldaŭ finiĝus.”

”Ho, ĉu vi kredas?” diris Jonatano. ”El ĉiu deko da fazeoloj en via kampo Tengo prenos naŭ. Ĉu vi forgesis tion?”

”Vi pravas,” respondis Matiaso. ”Tiom longe kiel ekzistos Tengo, ankaŭ ekzistos mizero kaj malsato en la Dornrozovalo.”

Nun Matiaso kaŝe eliris por malplenigi la trogon sur sian kampon, kaj mi devis stari ĉe la pordo por gvati. Fajfu, diris Jonatano, se vi rimarkos la plej etan danĝeron. Specialan etan melodion mi fajfu, melodion, kiun Jonatano instruis al mi antaŭ longe, kiam ni vivis sur la tero. Ni kutimis kune fajfi dum tiu tempo. Vespere kiam ni enlitiĝis. Certe mi kapablis bone fajfi.

Jonatano enrampis denove en sian truon por daŭrigi la fosadon, kaj Matiaso fermis la lukon kaj kaŝis ĝin per la ŝranko.

”Bone enkapigu, Biskoto,” li diris, ”ke vi neniam lasu Jonatanon esti en la kaŝejo, se la luko ne estas fermita kaj la ŝranko ne staras surloke por kovri ĝin. Bone enkapigu, ke vi estas en lando, kie Tengo vivas kaj regas.”

”Tion mi ne forgesos,” mi diris.

Estis iom krepuske en la kuirejo. Nur sola kandelo brilis sur la tablo, sed Matiaso estingis ĝin.

”Malhela estu la nokto en la Dornrozo-valo,” li diris. ”Ĉar tie atendas tiom da okuloj por vidi tion, kion ili ne devus vidi.”

Poste li prenis la trogon kaj malaperis, kaj mi staris ĉe la malfermita pordo por gvati. Kaj vere estis malhele, ĝuste kiel deziris Matiaso. Malhele estis en la domoj kaj malhela estis la ĉielo super la Dornrozo-valo. Neniu stelo brilis kaj neniu luno, ĉio estis nigra, kaj mi povis tute nenion vidi. Sed ĉiuj okuloj de la nokto, pri kiuj Matiaso parolis, ili certe ankaŭ vidis nenion, mi pensis, kaj tio konsolis min.

Mi sentis min malserena kaj soleca atendante tie, kaj mi ankaŭ timis. Matiaso forestis tre longe. Mi maltrankviliĝis pli kaj pli dum ĉiu momento. Kial li ne revenis? Mi fikse rigardis en la malhelecon. Ŝajnis al mi, ke ne plu estis tiel malhele.

Subite mi konstatis, ke pliheliĝis. Aŭ ĉu estis nur miaj okuloj, kiuj alkutimiĝis? Sed nun mi rimarkis la kialon. La luno ekaperis tra la nuboj. Tio estis la plej terura, kio povis okazi, kaj mi preĝis al Dio, ke Matiaso revenu, dum ankoraŭ ekzistis sufiĉe da malhelo por sin kovri. Sed estis tro malfrue. Ĉar nun la luno jam aperis en sia plena brilo, kaj fluis rivero da lunlumo laŭlonge de la valo.

En tiu lumo mi vidis Matiason. De fore mi vidis lin veni inter la dornroz-densaĵoj portante sian trogon. Mi atente ĉirkaŭrigardis. Estis ja mia tasko gvati. Kaj tiam mi ankaŭ vidis ion alian, Dodikon, Dikan Dodikon, kiu malsupren grimpis de la muro per ŝnur-ŝtupetaro.

Estas malfacile fajfi, kiam oni timas. Ne sonis tre bele. Sed iel mi sukcesis fajfi tiun melodion, kaj rapide kiel lacerto Matiaso malaperis malantaŭ la plej proksima dornroz-densaĵo.

Tiam jam Dodiko atakis min.

”Kial vi fajfas?” li kriegis.

”Ĉar ..., ĉar mi lernis tion hodiaŭ,” mi balbutis. ”Antaŭe mi ne kapablis fajfi, sed imagu, ĝuste hodiaŭ mi subite kapablis.

Ĉu vi volas aŭdi tion?”

Mi denove fajfis, sed Dodiko malpermesis al mi daŭrigi.

”Nu, silentu,” li ordonis. ”Mi ne scias, ĉu estas malpermesite fajfi, sed mi supozas, ke oni ne rajtas. Mi opinias, ke Tengo ne ŝatas tion. Kaj cetere via pordo devas esti fermita, ĉu vi ne komprenas tion?”

”Ĉu Tengo ne ŝatas, ke pordoj estas malfermitaj?” mi demandis.

”Ne enmiksu vin en tiajn aferojn,” diris Dodiko. ”Obeu al mi! Sed unue donu al mi ĉerpilon da akvo. Mi devas troti tien kaj reen sur la muro, ĝis mi preskaŭ mortos pro soifo.”

Mi rapide pripensis; se li nun sekvus min en la kuirejon kaj ne trovus Matiason tie, kio tiam okazus? Kompatinda Matiaso, mortpuno por tiu, kiu estas ekstere dumnokte, jes, mi sufiĉe aŭdis pri tio.

”Mi alportos por vi,” mi rapide diris. ”Restu ĉi tie, kaj mi alportos akvon al vi.”

Mi enkuris, kaj en la malhelo mi palpserĉis la akvujon. Mi ja sciis, en kiu angulo ĝi staris. Mi ankaŭ trovis la ĉerpilon, kaj mi plenigis ĝin per akvo. En tiu momento mi sentis, ke iu staris malantaŭ mi, jes, li staris tie en la mallumo tuj malantaŭ mia dorso, kaj neniam en mia vivo mi spertis ion pli timigan.

”Lumigu kandelon,” ordonis Dodiko. ”Mi volas vidi, kiel aspektas tia domaĉo.”

Miaj manoj tremis, mia tuta korpo tremis, sed tamen mi sukcesis lumigi la kandelon.

Dodiko prenis la ĉerpilon kaj trinkis. Li trinkis kaj trinkis, kvazaŭ ne ekzistis fundo en li. Poste li ĵetis la ĉerpilon sur la plankon kaj suspekteme ĉirkaŭrigardis per siaj etaj abomenaj okuloj. Kaj li demandis ĝuste tion, kion mi atendis jam la tutan tempon:
”Tiu maljuna Matiaso, kiu loĝas tie ĉi, kie li estas?”

Mi ne respondis. Mi ne sciis, kion respondi.

”Ĉu vi ne aŭdas, ke mi demandas al vi?” diris Dodiko. ”Kie estas Matiaso?”

”Li dormas ,” mi diris. Ion mi devis elpensi.

”Kie?” demandis Dodiko.

Estis ĉambreto apud la kuirejo, kaj en tiu ĉambreto estis la lito de Matiaso, tion mi sciis. Sed mi ankaŭ sciis, ke li ne dormas tie nun. Tamen mi montris al la pordo de la ĉambreto kaj diris:
”Tie!”

Mi pepis tion tiel, ke ĝi apenaŭ estis aŭdebla. Sonis mizere, kaj Dodiko mokridis pri mi.

”Vi ne tre bone mensogas,” li diris. ”Atendu, mi esploros!”

Li tute kontentis, li sciis, ke mi mensogas, kaj li tre volonte intencis okazigi mortpunon al Matiaso, por eble ricevi laŭdon de Tengo; mi ne scias.

”Donu al mi la kandelon,” li diris, kaj mi donis ĝin al li. Mi volis forkuregi de tie, nur ĵeti min tra la pordo por trovi Matiason kaj instigi lin fuĝi, antaŭ ol estos tro malfrue. Sed mi absolute ne povis moviĝi. Mi staris tie senmove pro timo, ĝis mi preskaŭ vomis.

Dodiko tion vidis, kaj li ĝuis tion. Li ne rapidis, tute ne, li kontente ridetis kaj intence malrapide agis, por ke mi eĉ pli suferu. Sed kiam li ĉesis rideti, li diris:
”Venu, vi knabaĉo, nun montru al mi, kie tiu Matias-ulo dormas!”

Per la piedo li malfermbatis la pordon al la ĉambreto kaj antaŭen puŝis min, tiel ke mi falis super la alta sojlo. Poste li suprentiris min denove kaj staris antaŭ mi kun la kandelo en la mano.

”Vi mensogulo, nun montru lin al mi,” li diris, kaj levis la kandelon, por pli bone heligi la mallumon en la ĉambreto. Mi ne kuraĝis moviĝi aŭ levi la rigardon, kaj mi preferis ne plu ekzisti, ho, kiel mi malesperis!

Sed tiam, meze en mia mizero, tiam mi aŭdis la koleran voĉon de Matiaso: ”Pri kio temas? Ĉu oni eĉ ne povas pace dormi dum la noktoj?”

Mire mi rigardis kaj vidis Matiason, jes, li sidis tie en sia lito en la plej malhela angulo de la ĉambreto kaj palpebrumis kontraŭ la lumo. Li estis vestita nur per sia ĉemizo, kaj li havis taŭzitajn harojn, kvazaŭ li longe dormis. Kaj apud la malfermita fenestro la trogo kliniĝis kontraŭ la muro. Verdire, ĉu li ne estis rapida kiel lacerto, mia nova avo!

Sed mi preskaŭ kompatis Dodikon. Neniam mi vidis iun aspekti tiel idiote stulte kiel lin, kiam li staris tie, fikse rigardante Matiason.

”Mi nur venis por peti pri iom da akvo,” li grumbleme diris.

”Akvo, jes tio estas bona ideo,” diris Matiaso. ”Ĉu vi ne scias, ke Tengo strikte malpermesis al vi akcepti akvon de ni? Li kredas, ke ni venenigos vin. Se vi ankoraŭfoje venos kaj vekos min, tiam mi vere faros tion.”

Mi ne komprenas, kiel li kuraĝis tiel paroli al Dodiko. Sed eble tio estis la plej bona maniero alparoli tenganon. Ĉar Dodiko nur gruntis kaj malaperis por regrimpi al sia muro.

Ĉapitro 10

Neniam mi sciis, kiel aspektas absolute kruela homo, antaŭ ol mi vidis Tengon de Karmanjaka.

Li transiris la Riveron de la Praaj Riveroj per sia ora barko.

Tiam mi staris tie atendante kune kun Matiaso.

Jonatano sendis min. Li volis, ke mi vmemoras kelkajn eventojnidu Tengon.

”Ĉar tiam vi pli bone komprenos, kial la homoj tie ĉi en la valo pene laboregas kaj malsategas kaj mortas kun unu sola penso kaj revo — denove vidi sian valon libera.”

Alte inter la Montoj de la Praaj Montoj situis la fortikaĵo de Tengo. Tie li loĝis. Nur iam kaj tiam li transiris la riveron al la Dornrozo-valo, kaj li nur venis por terurigi la homojn, por ke neniu forgesu, kie oni estas kaj neniu tro multe ekrevu pri libereco, diris Jonatano.

Unue mi apenaŭ ion vidis. Tiom da Tengo-soldatoj staris antaŭ mi. Longaj vicoj por gardi Tengon, dum li estis en la Dornrozo-valo. Certe li timas, mi pensis, ke sago flugas siblante el iu kaŝejo. Tiranoj ĉiam timas, tion Jonatano rakontis, kaj Tengo estas la plej terura el ĉiuj tiranoj.

Ne, unue ni apenaŭ ion vidis, nek Matiaso nek mi. Sed tiam mi komprenis, kion necesis fari. Ili staris tie — la soldatoj de Tengo, tre arogantaj kaj kun la gamboj vaste disetenditaj.

Se mi kuŝigos min surventre malantaŭ tiu kun la plej etenditaj gamboj, mi povos trarigardi inter liaj kruroj.

Sed mi ne sukcesis persvadi Matiason tion fari.

”Ĉefe, ke vi vidas,” li diris, ”kaj ke vi neniam forgesos, kion vi hodiaŭ vidos.”

Kaj mi vidis. Bela, granda, ora boato, kiu alproksimiĝis al ni sur la rivero kun nigre vestitaj viroj ĉe la remiloj. Multaj remiloj, pli ol mi kapablis nombri, kaj la remiloj brilis en la sunlumo ĉiufoje, kiam oni levis ilin el al akvo. La remistoj devis forte labori. Estis multaj kirlakvoj, kiuj fortiris la boaton. Eble estis la suĉoforto de akvofalo pli malsupre en la rivero, ĉar mi aŭdis bruon kiel de grandaj torentoj malproksimaj.

”Vi aŭdas la Karma-falon,” diris Matiaso, kiam mi demandis lin. ”La kanto pri la Karma-falo estas nia lulkanto tie ĉi en la Dornrozo-valo, kiun la infanetoj aŭskultas, kiam ili endormiĝas.”

Mi pensis pri la infanoj en la Dornrozo-valo. Tie ĉi ĉe la bordo de la rivero ili en pli frua tempo ĉirkaŭkuris ludante, kaj ili plaŭdis en la akvo kaj ĝojis. Nun ili ne plu povis tion fari. Pro la muro, la malesperiga muro, kiu enfermis ĉion. En tiu longa muro troviĝis nur du pordegoj; tiu, tra kiu mi venis — kiu nomiĝis la Granda Pordego — kaj tiu ĉe la rivero apud la kajo, kie la barko de Tengo nun estis alligita. La pordego estis malfermita por Tengo, kaj inter la kruroj de la soldato mi vidis la kajon kaj la nigran virĉevalon de Tengo, kiu tie atendis, bela ĉevalo kun selo garnita per oro kaj rimenaro, kiu brilis de oro. Kaj mi vidis Tengon antaŭenpaŝi kaj surseliĝi kaj veni rajdante tra la pordo. Subite li estis tute apud mi, tiel ke mi vidis lian brutalan vizaĝon kaj liajn senkompatajn okulojn.

Kruela kiel serpento, Jonatano diris, kaj tiel li aspektis, absolute kruela kaj sangosoifa. La vestaĵo, kiun li portis, estis ruĝa kiel sango, ankaŭ lia kaskotufo estis ruĝa, kvazaŭ li trempis ĝin en sangon. Liaj okuloj fikse antaŭen rigardis, li ne vidis la homojn, kvazaŭ neniu alia ekzistis en la mondo — neniu alia ol Tengo de Karmanjaka. Jes, li estis timiga!

Ĉiuj en la Dornrozo-valo havis ordonon, veni al la vilaĝa placo. Tie Tengo parolos al ili. Kompreneble ankaŭ Matiaso kaj mi iris tien.

Estis agrabla eta placo ĉirkaŭita de belaj, malnovaj domoj.

Nun ĉiuj homoj el la Dornrozo-valo staris sur la placo, ĝuste kiel Tengo ordonis. Ili staris tie silente atendante, sed kiel forte oni povis senti la indignon kaj malĝojon! Ĝuste tie ĉi sur la placo ili amuziĝis en antaŭaj tempoj. Tie ĉi ili certe dancis kaj ludis kaj kantis dum la someraj vesperoj aŭ eble simple sidis sur benko ekster la gastejo kaj parolis unu kun la alia sub la tilioj.

Du malnovaj tilioj kreskis tie, kaj Tengo alrajdis kaj prenis lokon inter ili. Li restis sur la ĉevaldorso kaj rigide rigardis super la placon kaj la homojn, sed ke li vidis neniun, pri tio mi certis. Apud li estas konsilanto, fierulo, kiu nomiĝas Pjuko, informis min Matiaso. Pjuko havis blankan ĉevalon, preskaŭ same belan kiel la nigra de Tengo, kaj ili sidis tie sur siaj ĉevaloj kiel du potenculoj, nur fikse rigardante rekte antaŭen.

Longtempe ili tiel sidis. Ĉirkaŭ ili soldatoj gardestaris; tenganoj kun nigraj kaskoj kaj nigraj manteloj kaj kun nudaj glavoj. Ili ŝvitis, oni bone povis vidi, ĉar la suno jam alte staris sur la ĉielo, kaj estis varma tago.

”Kion vi pensas, ke Tengo diros?” mi demandis Matiason.

”Ke li malkontentas pri ni”respondis Matiaso. ”Li neniam diras ion alian.”

Efektive li mem ne parolis, Tengo. Por li ne konvenis paroli al sklavoj. Li parolis nur al Pjuko, kaj Pjuko devis informi nin, kiel malkontenta estas Tengo pri la homoj en la Dornrozovalo. Ili tro maldiligente laboras, kaj ili protektas la malamikojn de Tengo.

”Leonkoron oni ankoraŭ ne trovis,” diris Pjuko. ”Nia favora moŝto malkontentegas pri tio.”

”Jes, tion mi komprenas, tion mi komprenas,” mi aŭdis iun murmuri tuj apud mi. Tie staris malriĉulo ĉifone vestita. Maljunulo kun tufaj haroj kaj griza tufa barbo.

”La pacienco de nia favora moŝto baldaŭ elĉerpiĝos,” vokis Pjuko, ”kaj li forte kaj senindulge punos la Dornrozo-valon.”

”Jes, li pravas, jes, li pravas ,” plendepepis la maljunulo apud mi, kaj mi komprenis, ke li devas esti idioto, iu, kiu ne estis tute mense sana.

”Sed,” diris Pjuko, ”pro sia granda bonkoreco nia favora moŝto ankoraŭ iom atendos, antaŭ ol li efektivigos la punon, kaj li eĉ ofertos premion. Dudek blankajn ĉevalojn tiu ricevos, kiu kaptos Leonkoron por li.”

”Tiam mi kaptos tiun vulpon,” diris la maljunulo kaj kubutpuŝis min. ”Dudek blankajn ĉevalojn mi tiam ricevos de nia favora moŝto, ho, estas bona pago por tia vulpeto.”

Mi tiel koleris, ke mi emis ekbati lin. Eĉ se li estis idioto, li ne rajtis parali tiel stulte.

”Ĉu vi ne kapablas honti?” mi flustris.

Li ridis.

”Ne, ne tre multe,” li reflustris. Nun li rigardis min rekte en la vizaĝon, kaj mi rekonis liajn okulojn. Tiel belajn, brilantajn okulojn nur Jonatano havis.

Vere li tute ne estis prudenta. Kiel li havis kuraĝon, veni tien ĉi ĝuste antaŭ la nazon de Tengo? Sed kompreneble neniu kapablis rekoni lin. Eĉ ne Matiaso.

Nur kiam Jonatano frapis lian dorson kaj diris:
”Maljunulo, ĉu ni ne jam vidis unu la alian ie?”

Jonatano ĉiam ŝatis sin maskovesti. Li kutimis ludi teatron por mi en la kuirejo vespere. Tiam, kiam ni vivis sur la tero, mi volas diri. Li vere kapablis multmaniere sin alivesti kaj fari amuzaĵojn. Kelkfoje mi ridis tiel, ke mi havis stomakdoloron.

Sed nun, tie ĉi, antaŭ Tengo, tio estis preskaŭ tro impertinenta.

”Ankaŭ mi devas vidi, kio okazas,” li flustris, kaj nun li ne ridis, ĉar nenio priridinda ekzistis.

Tengo ordonis ĉiujn virojn el la Dornrozo-valo sin vicigi antaŭ li, kaj per sia senkompata montrofingro li montris tiujn, kiuj estu fortransportataj trans la riveron al Karmanjaka. Mi sciis, kion tio signifas, ĉar Jonatano rakontis tion al mi. Neniu el ili, al kiuj Tengo montris, revenus vivanta. Ili devos sklav-labori en Karmanjaka kaj altreni ŝtonegojn por la fortikaĵo, kiun Tengo konstruigas sur montopinto de la Praaj Montoj. Tio estos fortikaĵo, kiun neniam malamiko povos konkeri. Tie Tengo sidos en sia krueleco jaron post jaro, por ke li finfine sentu sin sekura. Sed necesis multaj sklavoj por konstrui tian fortikaĵon, kaj sklav-labori ili devis, ĝis ili mortfalis.

”Kaj tiam Katla ricevos ilin,” Jonatano estis dirinta. Kiam mi memoris tion, mi frostotremis spite al la varma sunbrilo.

Kvankam por mi Katla tiam estis nenio alia ol terura nomo.

Regis mortsilento sur la placo, kiam Tengo fingromontris.

Nur birdeto sidis plej alte en la arbo super li kaj kantis kaj trilis plenvoĉe, sen scii pri tio, kion Tengo estis faranta sub la tilio.

Sed ankaŭ aŭdiĝis la plorado. Estis mizere aŭdi, kiel ili ploris, ĉiuj virinoj, kiuj perdos siajn edzojn kaj ĉiuj infanoj, kiuj neniam plu vidos siajn patrojn. Verdire ĉiuj ploris. Ankaŭ mi.

Tengo, li ne aŭdis la ploradon. Li sidis sur sia ĉevalo kaj montris kaj montris, kaj la diamanto sur lia montro-fingro ekfulmis ĉiufoje, kiam li kondamnis iun al morto. Estis terure, li mortigis homojn nur per sia montro-fingro!

Sed unu el tiuj, kiujn li elektis, ŝajne ekfreneziĝis, kiam li aŭdis siajn infanojn plori. Ĉar subite li elviciĝis, kaj antaŭ ol la soldatoj povis lin haltigi, li kuris al Tengo.

”Tirano,” li kriis. ”Iam ankaŭ vi mortos, pensu pri tio!”

Kaj poste li kraĉis sur Tengon.

Tengo restis absolute senmove. Li nur signis per la mano, kaj la soldato, kiu staris plej proksime, levis sian glavon. Mi vidis, kiel ĝi ekbrilis en la sunlumo, sed en la sama momento Jonatano prenis min je la nuko kaj premis min kontraŭ sia brusto. Li kovris mian vizaĝon, tiel ke mi ne vidis ion plu. Sed mi sentis, aŭ eble mi aŭdis la plorsingulton en la brusto de Jonatano. Dum ni hejmeniris, li ploris. Tion li kutime ne faris.

Ĉiuj funebris en la Dornrozo-valo tiun tagon. Ĉiuj malĝojis.

Ĉiuj krom la soldatoj de Tengo. Male ili ĝojis ĉiun fojon, kiam Tengo venis al la Dornrozo-valo, ĉar tiam li aranĝis orgiojn por siaj tenganoj. Apenaŭ sekiĝis la sango de tiu kompatindulo, kiu estis mortigita sur la placo, kiam oni starigis tie grandajn ujojn da biero kaj rostis porkojn sur stangoj, tiel ke la odoro dense kovris la Dornrozo-valon. Ĉiuj tenganoj manĝis kaj trinkis kaj fanfaronis pri Tengo, kiu donis al ili tiom da bonaĵoj.

”Sed estas la porkoj de la Dornrozo-valo, kiujn ili voras, la banditoj,” diris Matiaso, ”kaj la biero de la Dornrozo-valo, kiun ili trinkaĉas.”

Tengo mem ne partoprenis la feston. Post la selektado de la viktimoj, li reveturis trans la riveron.

”Kaj nun li certe sidas kontenta en sia fortikaĵo kaj opinias, ke li per teroro paralizas la Dornrozo-valon,” diris Jonatano, kiam ni hejmeniris. ”Li certe pensas, ke nun ekzistas tie ĉi nur timigitaj servutuloj.”

”Sed li eraras,” diris Matiaso. ”Tio, kion Tengo ne komprenas, estas, ke li neniam povos subigi homojn, kiuj batalas por sia libereco, kaj kiuj komune agas tiel kiel ni.”

Ni pasis dometon ĉirkaŭitan de pomarboj, kaj Matiaso diris:
”Tie loĝis tiu, kiu ĵus estis mortigita.”

Sur la ŝtupo ekster la domo sidis virino. Mi rekonis ŝin de la placo, mi memoris, kiel ŝi kriis, kiam Tengo montris al ŝia edzo. Nun ŝi sidis kun tondilo en la mano kaj fortondis siajn longajn, blondajn harojn.

”Kion vi faras, Antonia?” demandis Matiaso. ”Kion vi faros per viaj haroj?”

”Tendenojn por pafarkoj,” diris Antonia.

Nenion plu ŝi diris. Sed neniam mi forgesos la esprimon en ŝiaj okuloj, kiam ŝi tion diris.

Pro multaj agoj minacis mortpuno en la Dornrozo-valo.

Sed la plej grava krimo estis posedi armilojn. Tio estis pli malpermesita ol io alia. La soldatoj de Tengo kontrolante ĉirkaŭiris en domoj kaj bienoj kaj serĉis kaŝitajn arkojn kaj kaŝitajn glavojn kaj lancojn. Sed neniam ili trovis ion. Tamen ne ekzistas eĉ unu domo aŭ unu bieno, kie oni ne kaŝas armilojn por tiu batalo, kiu fine devos okazi, diris Jonatano.

Tengo promesis blankajn ĉevalojn kiel premion al tiuj, kiuj malkovris armilajn kaŝejojn.

”Kiel stulte,” diris Matiaso. ”Ĉu vere li opinias, ke eĉ unu perfidulo troviĝas en la Dornrozo-valo!”

”Ne, estas perfidulo nur en la Ĉerizo-valo,” diris Jonatano malgaje. Jes, mi ja sciis, ke estas Jonatano, kiu iris apud mi, sed estis malfacile tion kredi, ĉar li aspektis tute fremde kun longa barbo kaj ĉifonitaj vestoj.

”Joso ne vidis tion, kion ni vidis de krueleco kaj subpremo,” diris Matiaso.

”Alie li ne kapablus agi tiel.”

”Mi scivolas pri tio, kion Sofia faros,” diris Jonatano. ”Kaj mi tre ŝatus scii, ĉu Bianka alvenis vivanta.”

”Ni devas esperi ke jes,” diris Matiaso. ”Kaj ke Sofia jam haltigis tiun Joson.”

Kiam ni hejmenvenis al Matias-bieno, ni vidis Dikan Dodikon, kiu kuŝis sur la herbejo kaj ludis per ĵetkuboj kun tri aliaj tenganoj. Ili havis liberan tagon, mi imagis, ĉar ili kuŝis tie inter la dornroz-arbustoj dum la tuta posttagmezo. Ni povis ilin vidi tra la kuireja fenestro. Ili ludis ĵetkubojn kaj manĝis lardon kaj trinkis bieron, kiun ili portis de la placo — tutajn sitelojn plenajn. Iom post iom ili ne plu kapablis ludi per ĵetkuboj. Tiam ili manĝis lardon kaj trinkis bieron. Poste ili nur drinkis, kaj fine ili faris nenion plu, nur rampis unu ĉirkaŭ la alia kiel skaraboj inter la arbustoj, ĝis ili ĉiuj kvar endormiĝis. Iliaj forĵetitaj kaskoj kaj manteloj kuŝis sur la herbo. Neniu kapablas trinki bieron vestita per dika lana mantelo dum varma tago.

”Sed se Tengo tion scius, ili estus vipataj,” diris Jonatano.

Poste li malaperis tra la pordo, kaj antaŭ ol mi povis ektimi, li jam revenis kun mantelo kaj kasko.

”Kiamaniere vi uzos tiujn diablaĵojn?” demandis Matiaso.

”Tion mi ankoraŭ ne scias,” respondis Jonatano. ”Povas esti, ke venos momento, kiam mi bezonos ilin.”

”Ankaŭ povos veni momento, kiam vi estos kaptita pro ili,”

grumblis Matiaso.

Sed Jonatano rapide demetis siajn ĉifonaĵojn kaj sian barbon kaj surmetis kaskon kaj mantelon, kaj tie li staris aspektante ĝuste kiel tengano. Estis terure! Matiaso tremis kaj petegis lin, kaŝi la diablaĵojn en la kaŝejon.

Kaj tion Jonatano faris.

Poste ni kuŝigis nin kaj dormis la ceteron de la tago. Pro tio mi ne scias, kio okazis, kiam Dika Dodiko kaj liaj kunuloj vekiĝis kaj esploris, kies kasko kaj kies mantelo malaperis.

Ankaŭ Matiaso dormis, sed li vekiĝis kaj aŭdis kriojn kaj blasfemojn el la dornroz-densaĵo. Tion li poste rakontis.

Dum la nokto ni plu laboris en la subtera tunelo.

”Ankoraŭ tri noktojn, ne plu,” diris Jonatano.

”Kaj kio okazos poste?” mi demandis.

”Poste okazos tio, pro kio mi venis,” diris Jonatano.

”Eble tio ne sukcesos, sed tamen mi devos provi, liberigi Orvaron.”

”Ne sen mi,” mi diris. ”Ankoraŭfoje vi ne rajtos forlasi min.

Kien ajn vi iros, mi sekvos.”

Li longe rigardis min, kaj poste li ridetis.

”Jes, se vi vere deziras tion, ankaŭ mi tion deziras ,” li diris.

Ĉapitro 11

La soldatoj de Tengo forte vigliĝis post tiom da lardo kaj biero. Ĉiu el ili deziris tiujn dudek blankajn ĉevalojn, kaj ili komencis freneze serĉi Jonatanon. Ili serĉegis lin de mateno ĝis nokto, traserĉis ĉiun domon en la valo. Ĉiu anguleto estis traserĉita. Jonatano devis resti en la kaŝejo, ĝis kiam li preskaŭ sufokiĝis.

Vedero kaj Kadero ĉirkaŭrajdis kaj laŭtlegis proklamon pri mia frato. Mi kaptis la okazon aŭskulti pri ”la malamiko de Tengo, Jonatano Leonkoro, kiu sen permeso transpasis la muron kaj kies restadloko en la Dornrozo-valo ankoraŭ estas nekonata. ” Ili ankaŭ priskribis lin. Li estis ”rimarkinde belaspekta junulo kun blondaj haroj kaj malhelbluaj okuloj kaj svelta,” tiel ili diris, kaj tiel Joso priskribis lin, mi imagis. Kaj ankoraŭfoje oni aŭdis pri mortpuno por tiu, kiu protektas Leonkoron kaj rekompenco al tiu, kiu perfidos lin.

Dum Vedero kaj Kadero ĉirkaŭrajdis kaj diskonigis tion, homoj venis al la Matias-bieno, por adiaŭi Jonatanon kaj danki lin pro ĉio, kion li faris por ili, kio verŝajne estis multe pli ol mi sciis.

”Neniam ni forgesos vin,” ili diris kun larmoj en la okuloj, kaj ili kunportis panon por li, kvankam ili mem havis preskaŭ nenion por manĝi.

”Tion vi bezonos, ĉar estas malfacila kaj danĝera vojaĝo, kiun vi entreprenos,” ili diris, kaj poste ili rapidis for por aŭskulti Vederon kaj Kaderon ankoraŭfoje. Nur por amuzo!

Soldatoj venis ankaŭ al Matias-bieno. Mi sidis timplene sur seĝo en la kuirejo, kiam ili enpasis, kaj mi ne kuraĝis movi min. Sed Matiaso estis aŭdaca.

”Kion vi serĉas?” li demandis. ”Ĉu ankoraŭ tiun Leonkoron? Mi ne kredas, ke li ekzistas. Estas iu, kiun vi inventis por doni pretekston ĉirkaŭiri kaj malordigi niajn hejmojn.”

Kaj ekzakte tion ili faris. Ili komencis en la dormoĉambro.

Tie ili ĵetis ĉiujn litkovrilojn sur la plankon. Poste ili traserĉis la ŝrankon, kiu staris tie. Ĉion, kio troviĝis en ĝi, ili elĵetis. Tio estis tute stulta ago. Ĉu vere ili pensis, ke Jonatano kaŝis sin en ŝranko?”

”Ĉu vi ne ankaŭ volas rigardi en la ŝranketon de la noktovazo?” demandis Matiaso. Sed tiam ili koleriĝis.

Kaj poste ili envenis en la kuirejon kaj atakis la ŝrankon, kaj mi sidis sur mia seĝo kaj sentis malamegon kreski en mi. Ĝuste ĉi-vespere ni intencis forlasi la valon, Jonatano kaj mi, kaj mi pensis, se ili trovus lin nun, mi ne scius kion fari. Simple ne devus okazi io tiel kruela, ke ili kaptu Jonatanon dum liaj plej lastaj horoj en la Dornrozo-valo.

La ŝranko estis plenigita per malnovaj vestoj kaj ŝaflano kaj similaj aĵoj por obtuzigi la sonojn de la kaŝejo, kaj ĉiujn aĵojn ili elĵetis sur la plankon de la kuirejo.

Kaj poste! Poste mi volis krii, tiel ke la domo disfalus, jes, ĉar unu el ili metis la ŝultron kontraŭ la ŝranko por flankenŝovi ĝin. Sed neniu krio elvenis el mi. Mi sidis kvazaŭ ŝtonigita sur mia seĝo kaj fortege malamis lin; ĉion de li, liajn fortikajn manojn kaj dikan nukon kaj tiun verukon, kiun li havis sur la frunto! Mi malamis lin, ĉar mi sciis, ke nun li trovos la pordeton de la kaŝejo, kaj tio signifos finon de Jonatano.

Sed tamen venis krio. De Matiaso.

”Vidu! Brulas!” li kriis. ”Ĉu Tengo ordonis, ke vi ekbruligu niajn domojn?”

Mi ne komprenis, kiel tio okazis, sed estis, kiel li diris. Forte brulis la ŝaflano sur la planko, kaj la soldatoj rapidis por estingi la fajron. Ili saltis kaj piedfrapis kaj blasfemis kaj bruis, kaj fine ili malplenigis la akvujon super ĉio. Tiel la fajro estingiĝis antaŭ ol ĝi tute povis flamiĝi. Sed Matiaso tamen kverelis kaj koleris kontraŭ ili.

”Ĉu vi havas pajlon en la kapo?” li diris. ”Oni tute ne disĵetas lanon sur la plankon tuj apud fajrejo, kie fajro vigle flamas.”

Li kun la veruko koleregis.

”Silentu maljunulo!” li diris. ”Alie mi konas multajn bonajn rimedojn por fermi vian buŝon! ”

Sed Matiaso ne estis timigita.

”Ĉu almenaŭ vi ne reordigos la domon?” li vokis. ”Rigardu, ĝi aspektas kiel porkejo!”

Tiu postulo rapide forigis ilin.

”Ordigu mem vian porkejon, maljunulo,” li kun la veruko diris kaj elmarŝis kiel unua. La aliaj sekvis. Kaj la pordon ili lasis tute malfermita post si.

”Kiel stultaj ili estas,” diris Matiaso.

”Kia feliĉo, ke la lano ekbrulis,” mi diris. ”Kia bonŝanco por Jonatano!”

Matiaso blovis sur siajn fingropintojn.

”Jes, kelkfoje etaj incendioj estas utilaj,” li diris.

”Sed oni bruligas la fingrojn, kiam oni elprenas ardantan karbon el la forno per la nudaj fingroj. Sed tio ne estis la fino de niaj zorgoj.”

Ili serĉis Jonatanon ankaŭ en la stalo, kaj poste li kun la veruko venis al Matiaso kaj diris:
”Vi havas du ĉevalojn, maljunulaĉo! Neniu en la Dornrozo-valo rajtas havi pli ol unu, tion vi scias! Ni sendos viron de la alia flanko vespere. Li prenos tiun kun la blanka marko.

Tiun vi donu al Tengo.”

”Sed estas la ĉevalo de la knabo,” diris Matiaso.

”Ĉu vere? Sed nun ĝi tamen apartenas al Tengo.”

Tion li diris, tiu soldato. Kaj mi ekploris. Ĉi tiun vesperon ni volis forlasi la Dornrozo-valon, Jonatano kaj mi. Nia longa, subtera trairejo estis preta. Kaj nur nun mi cerbumis, kiamaniere Grimo kaj Fjalaro povos veni kun ni. Ili ne kapablas rampi tra subtera trairejo. Kia stultulo mi estis, ke mi ne komprenis tion antaŭe! Ke ni devos postlasi niajn ĉevalojn ĉe Matiaso. Jam tio estis sufiĉe malgajiga, sed kial la afero iĝis eĉ pli malgajiga? Tengo posedos Fjalaron. Mi ne komprenas, kial mia koro ne rompiĝis, kiam mi aŭdis tion.

Li kun la veruko aperigis etan lignopecon el la poŝo kaj tenis ĝin sub la nazo de Matiaso.

”Jen,” li diris. ”Skribu vian posedmarkon sur tiun!”

”Kial mi tion faru?” demandis Matiaso.

”Ĉar tio signifas, ke vi kun ĝojo donas ĉevalon al Tengo.”

”Mine sentas tian ĝojon,” diris Matiaso.

Sed tiam la soldato minacis lin per nuda glavo.

”Tion vi tutcerte sentas,” li diris. ”Vi sentas grandan ĝojon, kaj jen la loko por via marko. Kaj vi donos la lignopecon al tiu, kiu alvenos de Karmanjaka por preni la ĉevalon, ĉar Tengo volas havi pruvon, ke vi libervole donis, ĉu vi komprenas, maljunulo?” li diris kaj puŝis Matiason tiel, ke li preskaŭ falis.

Kion Matiaso faru? Li skribis sian signon, kaj la soldatoj malaperis de la Matias-bieno por serĉi Jonatanon aliloke.

Estis nia la sta vespero ĉe Matiaso. Lastan fojon ni sidis ĉe lia tablo, kaj lastan fojon li regalis nin per supo. Ni ĉiuj tri malĝojis. Mi plej multe el ĉiuj. Mi ploris. Pro Fjalaro. Kaj pro Matiaso. Li fariĝis preskaŭ kiel vera avo al mi, kaj nun mi forlasos lin. Mi ankaŭ ploris, ĉar mi estis tiel eta kaj timema kaj nenion ajn povis fari, kiam venis tiuj soldatoj, kiuj malbone traktis mian avon.

Jonatano sidis silente kaj meditis, kaj subite li murmuris:
”Se mi nur scius la pasvortojn!”

”Kiujn pasvortojn?” mi demandis.

”Oni devas diri pasvortojn, kiam oni eniras aŭ eliras tra la Granda Pordo, ĉu vi ne scias tion? ” li demandis.

”Jes, mi tion scias,” mi diris. ”Kaj mi ankaŭ konas la pasvortojn — ’Ĉiu potenco al Tengo, nia Liberiganto’. Tion mi aŭdis de Joso, ĉu mi ne diris tion?”

Jonatano fikse rigardis min. Longan momenton li simple rigardis, kaj poste li ekridis.

”Biskoto, vin mi ŝatas,” li diris, ”ĉu vi tion scias?”

Mi ne komprenis, kial li tiel ĝojis pro la pasvortoj, ĉar li tamen ne trairos tiun grandan pordegon. Sed mi iom ĝojis meze en mia malfeliĉo, ĉar mi kapablis gajigi lin per tia eta informo.

Matiaso eniris la dormoĉambron por ordigi ĝin, kaj Jonatano postkuris lin. Ili mallaŭte interparolis. Mi ne multon aŭdis, nur ke Jonatano diris:
”Se mi malsukcesos, vi prizorgu mian fraton, ĉu ne?”

Poste li revenis al mi.

”Aŭskultu, Biskoto,” li diris. ”Mi prenos mian pakaĵon kaj iros. Kaj vi atendos tie ĉi ĉe Matiaso, ĝis vi aŭdos de mi. Tio eble daŭros longe, ĉar mi devos aranĝi kelkajn aferojn.”

Ho, kiel mi malŝatis tion! Neniam mi eltenis atendadi Jonatanon. Precipe kiam mi devas timi dumtempe. Kaj nun mi timis, ĉar kiu scias, kio eble okazos al Jonatano ĉe la alia flanko de la muro? Kion li intencis fari? Kio eble malsukcesos?

”Ne tiel timu, Biskoto,” diris Jonatano. ”Vi estas Karlo Leonkoro nun, ne forgesu tion!”

Poste li rapide adiaŭis Matiason kaj min kaj rampis en la kaŝejon. Ni vidis lin malaperi malsupren en sian subteran trairejon. Li svingis la manon. La lasta, kion ni vidis de li, estis lia mano, kiu svinge adiaŭis nin.

Kaj ni restis solaj, Matiaso kaj mi.

”Dika Dodiko, li ne scias, kia speco de talpo tiu estas, kiu ĝuste nun subrampas lian muron,” diris Matiaso.

”Ne, sed se li vidos tiun talpon, kiam ĝi elmetos la kapon el la tero,” mi diris.

”Kaj ĵetos sian lancon!”

Mi tiel malĝojis. Mi kaŝe iris en la stalon al Fjalaro por serĉi konsolon ĉe li lastan fojon. Sed li ne povis konsoli min, ĉar mi sciis, ke post tiu ĉi vespero mi neniam plu vidos lin.

Estis malhele en la stalo. La fenestro estis eta kaj ne enlasis tre multe da lumo, sed mi vidis, kiel bonvenige Fjalaro turnis la kapon, kiam mi venis tra la pordo. Mi iris al li en la stalfakon kaj metis miajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon. Mi volis, ke li komprenu, ke ne estis mia kulpo tio, kio devos okazi.

”Tamen eble estas mia kulpo,” mi diris kaj ploris. ”Se mi estus restinta en la Ĉerizo-valo, tiam Tengo neniam kaptus vin. Pardonu al mi Fjalaro, pardonu! Sed ne restis io alia por fari.”

Mi pensis, ke li komprenas, ke mi malĝojas. Li ŝovis sian molan nazon kontraŭ mia orelo. Estis kvazaŭ li volis, ke mi ne ploru.

Sed mi ploris. Mi staris tie apud li kaj ploris kaj ploris, ĝis kiam ne plu restis larmoj en mi. Poste mi striglis lin, kaj poste li ricevis la restaĵon de la aveno, jes, li devis kompreneble dividi kun Grimo.

Teruraj pensoj trafulmis mian kapon, kiam mi striglis Fjalaron. Mortu tiu viro, kiu prenos mian ĉevalon, mi pensis.

Mortu li, antaŭ ol li transiros la riveron! Estis terure deziri tion. Vere estis! Kaj certe ne helpis.

Tute ne, li certe jam estas sur la pramo, mi pensis, tiu pramo, per kiu ili fortransportas ĉiujn siajn ŝtelaĵojn. Eble li jam albordiĝis. Eble li ĝuste nun trapasas tiun grandan pordegon, kaj alvenos tien ĉi en la sekvanta momento. Ho, Fjalaro, se ni povus fuĝi ien, vi kaj mi!

Dum mi tiel meditis, iu malfermis la stalpordon, kaj mi ekkriis, ĉar mi ege ektimis. Sed estis Matiaso. Li sin demandis, pri kio mi okupis min tiom longe. Mi estis kontenta, ke estis mallume en la stalo. Mi ne volis, ke li vidu, ke mi denove ploris. Tamen li tion komprenis, ĉar li diris:
”Knabeto, se mi nur povus ion fari! Sed nun neniu avo povas helpi. Ploru nur!”

En tiu momento mi vidis tra la fenestro malantaŭ li, ke iu alproksimiĝas al la Matias-bieno. Tengano! Li, kiu prenos Fjalaron!

”Li venos,” mi kriegis. ”Matiaso, nun li venos!”

Fjalaro ekhenis. Li ne ŝatis miajn malesperajn kriojn. En la venonta momento la stalpordo estis abrupte malfermita, kaj li staris tie en sia nigra kasko kaj en sia nigra mantelo.

”Ne,” mi kriis, ”ne, ne!”

Sed tuj li estis apud mi kaj ĉirkaŭbrakis min. Tion Jonatano faris! Ĉar estis li!

”Ĉu vi ne rekonas vian propran fraton?” li diris, ĉar mi kontraŭstaris. Li tiris min al la fenestro, por ke mi bone vidu lin. Tamen mi apenaŭ kredis, ke estas Jonatano. Oni tute ne kapablis rekoni lin. Ĉar li estis tiel malbela. Eĉ pIi malbela ol mi kaj tute ne iu ”mirinde belaspekta junulo”. La haroj pendis en malsekaj fasketoj ĉirkaŭ li kaj ne brilis kiel oro, kaj li havis pecon da maĉtabako sub la supra lipo. Mi ne sciis, ke homo povas tiel malbeliĝi per tiel malmulte da rimedoj. Li aspektis vere stulte. Mi estus ridinta, se estus estinta tempo por tio. Sed evidente Jonatano eĉ ne sekundon volis perdi.

”Rapide, rapide,” li diris, ”mi devas tuj foriri. Tiu ulo el Karmanjaka povos alveni ĉiumomente.”

Li etendis la manon al Matiaso.

”Donu al mi la lignopecon!” li diris. ”Ĉar certe vi kun ĝojo donas ambaŭ viajn ĉevalojn al Tengo, ĉu ne?”

”Nu kompreneble,” diris Matiaso kaj donis la pecon en lian manon. Jonatano enpoŝigis ĝin.

”Tion mi montros ĉe la pordego,” li diris. ”Tiel la ĉefgardisto scios, ke mi ne mensogas.”

Rapidege ĉio okazis. Ni urĝege selis la ĉevalojn, dum Jonatano rakontis, kiel li pasis la Grandan Pordegon. Ĉar Matiaso volis tion aŭdi.

”Estis tute simple,” diris Jonatano. ”Mi donis la pasvortojn, kiujn Biskoto instruis al mi- ”Ĉiu potenco al Tengo, nia Liberiganto’ — kaj poste demandis la ĉefgardisto: ”De kie vi venas, kien vi iros, kaj kio estas via tasko?’ ”De Karmanjaka al la Matias-bieno por preni du ĉevalojn al Tengo’, mi respondis. ”Pasu!’ li diris. ”Dankon’, mi diris. Kaj jen mi! Sed mi devos eliri tra la pordego, antaŭ ol tiu anoncita tengano venos kaj volos eniri, ĉar alie fariĝos danĝere.”

Pli rapide ol mi povis priskribi ni eligis la ĉevalojn el la stalo, kaj Jonatano surseliĝis sur Grimo. Fjalaron li tenis per la kondukrimeno.

”Gardu vin bone, Matiaso,” li diris. ”Ĝis ni revidos unu la alian.”

Kaj ili fortrotis. Tutsimple!

”Kio pri mi?” mi kriis. ”Kion mi faros?”

Jonatano svingis la manon al mi.

”Tion Matiaso rakontos al vi,” li revokis.

Kaj tie mi staris kaj rigardis post li kaj estis malgaja. Sed Matiaso klarigis al mi.

”Ĉu vi ne komprenas, ke ili neniam lasos vin tra la Granda Pordego?” li demandis. ”Vi devos rampi tra la tunelo tuj kiam malheliĝos. Tiam Jonatano estos tie ĉe la alia flanko kaj atendos vin.”

”Ĉu vere tio estas certa?” mi demandis.

Io eble okazos al li lastmomente.” Matiaso ĝemspiris.

”Nenio estas certa en mondo, kie Tengo troviĝas,” li diris.

”Sed se la plano malsukcesos, vi devos reveni kaj resti ĉe mi.”

Mi provis imagi al mi, kiel tio estus. Unue trarampi la trairejon tute sola. Jam tio estos terura. Kaj veni en la arbaron sur la alia flanko de la muro kaj ne trovi Jonatanon tie, kaj sidi tie en la malhelo kaj atendi kaj atendi kaj fine kompreni, ke ĉio estos fuŝita kaj poste rampi reen kaj vivi sen Jonatano!

Ni staris ekster la stalo, kiu nun estis malplena. Kaj subite min kaptis ideo. ”Kio okazos kun vi, Matiaso, kiam li venos, tiu ulo el Karmanjaka, kaj mankos ĉevalo en la stalo? ”

”Jes, estos ĉevalo,” diris Matiaso. ”Ĉar nun mi rapidos por venigi mian propran, kiun mi enstaligis en la najbara bieno, dum Grimo estis ĉe mi.”

”Jes, sed tiam li ja prenos vian ĉevalon ,” mi diris.

”Li provu!” diris Matiaso.

Nur en la lasta momento Matiaso revenis kun sia ĉevalo, ĉar tuj poste aperis li, kiu estis sendita por preni Fjalaron.

Unue li kriis kaj riproĉis kaj koleris same kiel ĉiuj aliaj tenganoj, ĉar estis nur unu ĉevalo en la stalo kaj ĉar Matiaso ne konsentis fordoni ĝin.

”Ne provu trompi min!” diris Matiaso. ”Unu ĉevalon ni rajtas havi, tion vi bone scias. La alian iu jam forprenis kaj pro tio ricevis mian posedmarkon. Ĉu estas mia kulpo, ke oni fuŝis la aferon, tiel ke unu stultulo ne scias, kion faras la alia?”

Kelkaj tenganoj koleriĝis, kiam Matiaso tiel arogante traktis ilin, sed kelkaj iĝis humilaj kaj obeemaj. Li, kiu venis por preni Fjalaron, tuj cedis.

”Evidente okazis iu eraro,” li diris kaj foriris laŭ la pado kiel hundo kun la vosto inter la gamboj.

”Matiaso, ĉu neniam vi timas?” mi demandis, kiam la tengano ne plu videblis.

”Jes, certe mi timas,” respondis Matiaso. ”Sentu, kiel mia koro batas,” li diris, kaj li prenis mian manon kaj metis ĝin kontraŭ sia brusto. ”Ni ĉiuj timas,” li diris. ”Sed kutime oni ne montru tion.”

Poste venis la vespero kaj la malhelo. Estis la tempo por mi forlasi la Dornrozo-valon. Kaj Matiason.

”Adiaŭ, knabeto!” diris Matiaso. ”Ne forgesu vian avon!”

”Ne, neniam, neniam mi forgesos vin,” mi diris.

Kaj mi estis sola en la subtera trairejo. Mi rampis tra la longa, malhela tunelo, kaj mi parolis kun mi mem la tutan tempon por resti trankvila kaj ne tro timi.

”Ne, ne gravas, ke estas tiel nigre kiel karbo, ne, vi tutcerte ne sufokiĝos, jes, iom da tero falas en vian nukon, sed tio ne signifas, ke la tuta tunelo falas sur vin, vi stultulo. Ne, ne, Dodiko ne povos vidi vin, kiam vi aperos; li ne estas kato, kiu kapablas vidi en la malhelo. Jes, certe Jonatano estos tie kaj atendos vin, aŭskultu, li estos tie, vi ja aŭdas kion mi diras. Li estos. Li estos.”

Kaj li estis. Li sidis tie sur ŝtono en la malhelo, kaj iom fore staris Grimo kaj Fjalaro sub arbo.

”Nu, Karlo Leonkoro,” li diris, ”nun vi finfine venas!”

Ĉapitro 12

Ni dormis sub piceo tiun nokton, kaj ni vekiĝis frue en la matena krepusko.

Kaj frostosentis. Almenaŭ mi frostosentis. Kuŝis nebulo inter la arboj. Apenaŭ ni vidis Grimon kaj Fjalaron. Ili videblis kiel grizaj fantomĉevaloj en la griza lumo kaj silento ĉirkaŭ ni. Tute silente estis. Kaj iel malgajige. Mi ne scias, kial mi sentis ĉion tiel malgaje kaj solece kaj timige, kiam mi vekiĝis tiun matenon. Mi nur scias, ke mi resopiris al la varma kuirejo ĉe Matiaso kaj timis tion, kio atendis nin. Tion, pri kio ni nenion sciis.

Mi provis ne montri al Jonatano, kiel mi sentis min. Ĉar eble li decidus sendi min reen al Matiaso, kaj mi ja volis esti kun li en ĉiuj malfacilaĵoj, kiom ajn danĝeraj ili fariĝus.

Jonatano rigardis min kaj iom ridetis.

”Ne aspektu tiel malfeliĉa, Biskoto,” li diris. ”Tio ĉi estas nenio. Fariĝos multe pli terure.”

Jes, kia konsolo estis tio! Sed subite la suno ekbrilis, kaj la nebulo malaperis.

La birdoj ekkantis en la arbaro, ĉio malĝojiga kaj malkuraĝiga forflugis samtempe, kaj la danĝero ne plu ŝajnis tiel minaca. Krome mi sentis min pli varma. La sunbrilo baldaŭ varmigis ĉion. Mi sentis, ke ĉio iĝas pli bona, preskaŭ tute bona.

Certe ankaŭ Grimo kaj Fjalaro bonsentis. Ili estis liberigitaj el sia malhela stalo kaj denove povis sin paŝti per freŝa, verda herbo. Tion ili ŝatas, mI pensis.

Sed Jonatano fajfis por alvoki ilin, mallaŭta fajfo nur estis, sed ili aŭdis ĝin kaj venis.

Nun li volis for, Jonatano. Al fora loko! Tuj!

”Ĉar la muro staras tuj malantaŭ tiu avel-arbustaro,” li diris. ”Kaj mi ne havas emon subite rigardi en la okulojn de Dodiko.”

Nia subtera tunelo finiĝis inter kelkaj avel-arbustoj tuj apude. Sed la elirejo ne plu videblis. Jonatano kovris ĝin per branĉetoj. Li indikis la lokon per kelkaj bastonetoj, por ke ni retrovu ĝin.

”Ne forgesu, kiel aspektas tiu ĉi loko,” li diris. ”Memoru tiun ĉi grandan ŝtonon kaj la piceon, kie ni dormis kaj la avelarbustaron, ĉar ankoraŭfoje ni eble venos tiun ĉi vojon. Se ne... ”

Poste li silentis. Kaj ni surseliĝis kaj silente rajdis for.

Tuj poste kolombo venis fluganta super la pintoj de la arboj. Unu el la blankaj kolomboj de Sofia.

”Jen Paloma,” diris Jonatano, sed mi ne komprenas, kiamaniere li povis rekoni ŝin de tia distanco.

Ni longe estis atendintaj aŭdi ion de Sofia. Nun finfine venis ŝia kolombo, nun, kiam ni jam estis ekster la muro. Ŝi flugis rekte al la Matias-bieno. Baldaŭ ŝi sidiĝos ĉe la kolombejo ekster la stalo, sed tiam nur Matiaso estos tie por legi ŝian mesaĝon.

Tio ĉagrenis Jonatanon.

”Se nur tiu kolombo estus veninta hieraŭ,” li diris. ”Tiam mi scius nun, kion mi devas scii.”

Sed nun ni devis rajdi for de la Dornrozo-valo kaj de la muro kaj for de la tenganoj, kiuj ĉasis Jonatanon.

”Ni devos trovi vojon malsupren al la rivero per ĉirkaŭiro tra la arbaro,” diris Jonatano, ”kaj poste ni sekvos la bordojn al la Karma-falo.”

”Kaj tie, Karlo, tie vi vidos akvofalon, tian, kian vi eĉ en sonĝo neniam povus imagi.”

”Ne povus imagi eĉ en sonĝo!” mi diris. ”Mi ja entute neniam vidis altajn akvofalojn.”

Mi vere ne multon vidis, antaŭ ol mi venis al Nangijala.

Neniam vidis arbaron similan al tiu, kiun ni nun trarajdis.

Estis vere fabela arbaro, malhela kaj densa, kaj ne ekzistis videbla pado. Oni devis rajdi inter la arboj, kiuj tuŝis niajn vizaĝojn per siaj humidaj branĉetoj. Sed tamen tio plaĉis al mi — vidi la sunon brili inter la trunkoj kaj aŭskulti la birdojn kaj senti la odoron de humidaj arboj kaj herboj kaj de ĉevaloj. Sed plej bele estis, ke mi rajdis kun Jonatano.

La aero estis freŝa kaj malvarmeta en la arbaro, sed dum la rajdado varmiĝis. Ni havos varmegan tagon, jam oni povis tion konstati.

Baldaŭ la Dornrozo-valo troviĝis longe for malantaŭ ni, kaj ni rajdis profunde en la arbaro. Tie, en maldensejo kun altaj arboj ĉirkaŭe, ni ekvidis grizan dometon meze en la malhela arbaro. Kiamaniere iu povis loĝi tiel solece? Sed iu loĝis tie.

Venis fumo el la kamentubo kaj ekstere paŝtis sin kelkaj kaprinoj.

”Ĉi tie Elfrida loĝas,” diris Jonatano. ”Ŝi certe donos al ni iom da kaprina lakto, kiam ni petos ŝin.”

Kaj ni ricevis lakton, tiom multe, kiom ni volis havi. Estis bone, ĉar ni jam longe rajdis kaj ankoraŭ nenion manĝis. Sur la ŝtuparo antaŭ la pordo de Elfrida ni sidis kaj trinkis ŝian kaprinan lakton kaj manĝis de tiu pano, kiun ni havis en niaj dorsosakoj kaj kaprinan fromaĝon, kiun Elfrida donis al ni kaj manplenon da sovaĝaj fragoj, kiujn mi kolektis en la arbaro.

Ĉio bone gustis, kaj ni satiĝis.

Elfrida, ŝi estis eta, dika, bonkora maljunulino, kiu loĝis tie sola kun la kaprinoj kaj griza kato kiel siaj solaj akompanantoj.

”Dank’ al Dio mi ne loĝas malantaŭ iuj muroj,” ŝi diris.

Ŝi konis multajn homojn en la Dornrozo-valo, kaj ŝi volis scii, ĉu ili ankoraŭ vivas. Jonatano devis rakonti. Li estis malgaja, kiam li tion faris. Ĉar plejparte la novaĵoj estis tiaj, ke ili dolorigis la bonkoran maljunulinon.

”Kial la homoj tiel devas suferi en mizero en la Dornrozovalo,” diris Elfrida. ”Malbenita Tengo! Kaj Katla! Ĉio estus eltenebla, se nur li ne havus Katlan.”

Ŝi tenis sian antaŭtukon antaŭ la okuloj kaj ploris. Mi ne eltenis tion vidi. Mi iris por trovi pli da fragoj. Sed Jonatano restis kaj longe parolis kun Elfrida.

Mi cerbumis, dum mi kolektis la fragojn. Kiu estas Katla, kaj kie estas Katla?

Kiam mi ekscios tion?

Ni fine atingis la riveron en la forta meztaga varmego. La suno pendis kiel fajra globo sur la ĉielo, kaj la akvo brilis kaj radiis kiel miloj da sunetoj. Ni staris alte sur la kruta borddeklivo kaj vidis la riveron profunde sub ni. Kia vidaĵo estis tio!

La Rivero de la Praaj Riveroj torentis al la Karma-falo, tiel ke la ŝaŭmo kirliĝis kaj disŝprucis. Ĝia potenca akvo impetis tien, kaj ni aŭdis la foran tondradon de la akvofalo.

Ni volis iri malsupren al la akvo kaj freŝigi nin. Grimo kaj Fjalaro povis libere vagi en la arbaro por trovi rivereton, el kiu ili povis trinki. Sed ni volis nin bani en la rivero. Do, ni kuregis malsupren laŭ la kruta deklivo kaj jam komencis depreni la vestojn, dum ni kuris.

Salikoj kreskis ĉe la rando de la bordo. Unu saliko elstreĉis la trunkon super la rivero kaj trempis la branĉetojn en la akvo. Ni rampis sur la trunkon, kaj Jonatano montris al mi, kiel mi tenu min je branĉo kaj mergu min en la akvokirlaĵojn.

”Sed firme alkroĉu vin,” li diris, ”aŭ vi atingos la Karmafalon pli rapide ol estos bone por vi.”

Kaj mi tenis min tiel forte, ke la fingro-artikoj blankiĝis. Mi balanciĝis en la akvo pendante je mia branĉo kaj lasis la akvon fluegi super mi. Pli plezurige mi neniam banis min, kaj neniam pli danĝere. Mi sentis la suĉon de la Karma-falo tra la tuta korpo.

Poste mi grimpis reen sur la trunkon. Jonatano helpis min, kaj ni sidis inter la foliaro de la saliko kvazaŭ en verda domo, kiu ŝvebis super la akvo. La rivero kirliĝis kaj saltis tuj sub ni, kvazaŭ ĝi volis denove logi nin en la akvon kaj kredigi al ni, ke ne estas danĝere. Sed nur necesis trempi la piedfingrojn en la akvon, por ke mi sentu la fortegan suĉon, kiu volis porti min for.

Dum mi sidis tie, mi hazarde rigardis supren al la deklivo, kaj mi ektimis. Venis rajdistoj tie — tenganoj portantaj longajn lancojn. Ili venis galope, sed pro la akvomuĝo ni ne povis aŭdi la sonon de la ĉevalhufoj.

Ankaŭ Jonatano vidis ilin, sed mi ne povis rimarki, ke li timis. Ni silente sidis tie kaj atendis, ke ili preterpasu. Sed tion ili ne faris. Ili haltis, deseliĝis, kvazaŭ ili intencas ripozi. Mi demandis Jonatanon:
”Ĉu vi pensas, ke ili serĉas vin?”

”Tute ne,” li diris. ”Ili venas de Karmanjaka kaj iros al la Dornrozo-valo. Ekzistas pendo-ponto super la rivero ĉe la Karma-falo. Tengo plej ofte sendas siajn soldatojn tiun vojon.”

”Sed ne necesas, ke ili haltu ĝuste tie ĉi,” mi opiniis.

Pri tio Jonatano konsentis.

”Mi vere ne volas, ke ili vidu min,” li diris, ”kaj tiel subite ekpensos pri Leonkoro.”

Mi nombris ses ulojn sur la deklivo. Ili ekscite interparolis pri io kaj fingromontris al la akvo. Ni ne povis aŭdi, kion ili diris. Sed subite unu el ili komencis instigi sian ĉevalon malsupren laŭ la deklivo al la rivero. Li venis rajdante preskaŭ rekte al ni, kaj mi ĝojis, ke ni estas bone kaŝitaj en la arbo.

La aliaj kriis post li:
”Ne faru tion, Perko! Vi dronos kaj kun vi la ĉevalo!”

Sed tiu, kiun ili nomis Perko, nur ridis kaj kriis responde:
”Vi vidos! Se mi ne sukcesos atingi tiun rokon kaj reveni, mi regalos vin ĉiujn per biero. Tion mi ĵuras.”

Nun ni komprenis, kion li intencas fari.

Roko elstaris el la akvo iom distance de la bordo. La torento kirliĝis ĉirkaŭ ĝi. Perko evidente hazarde ekvidis ĝin, kiam ili preterrajdis, kaj nun li intencis paradi sian aŭdacon.

”Tiu frenezulo,” diris Jonatano, ”ĉu li kredas, ke la ĉevalo povos naĝi kontraŭ la fluo tiom longe?”

Perko jam demetis kaskon kaj mantelon kaj botojn, kaj li sidis sur la dorso de la ĉevalo, vestita nur per ĉemizo kaj pantalono kaj provis devigi la ĉevalon iri en la riveron. Eta, bela, nigra ĉevalino estis ĝi. Perko kriis kaj blasfemis kaj instigis, sed la ĉevalino ne volis. Ŝi timis. Tiam li batis ŝin. Li ne havis rajdbastonon. Li batis ŝin sur la kapon per la pugnoj kaj mi aŭdis, ke Jonatano plorsingultis same kiel tiam sur la placo.

Fine Perko tamen sukcesis. La ĉevalino henis kaj estis tute ekster si pro timego, sed ĵetis sin en la riveron, ĉar tiu frenezulo tion volis. Terure estis ĉion vidi, kaj vidi kiel ŝi luktis, kiam la torento ŝin prenis.

”Ŝi drivos rekte al ni ,” diris Jonatano. ”Perko povas fari, kion li volas, sed li neniam sukcesos naĝigi ŝin al tiu roko.”

Sed ŝi provis, ŝi vere provis! Ho, kiel ŝi baraktis, kompatinda ĉevalino, kaj kiel ŝi teruriĝis, kiam ŝi sentis, ke la rivero estis pli forta ol ŝi.

Eĉ Perko finfine komprenis, ke li riskis perdi sian vivon.

Tiam li volis konduki ŝin reen al la bordo, sed li baldaŭ konstatis, ke tio ne eblas. Ne, ĉar la torento volis ion alian. La torento volis perforte tiri lin al la Karma-falo, kaj tion li meritis. Sed la ĉevalinon mi kompatis. Ŝi estis tute senpova nun.

Ili drivis al ni, ĝuste kiel Jonatano diris. Baldaŭ ili preterpasos nin kaj malaperos. Mi povis vidi la timegon en la okuloj de Perko. Li sciis, kien la torento portos lin.

Mi turnis la kapon por vidi, kie Jonatano estas, kaj mi ekkriis, kiam mi vidis lin. Ĉar li pendis de la branĉo super la akvo kiel eble plej proksime je ĝia fino. Renversita, kun la gamboj kroĉitaj ĉirkaŭ la trunko, li pendis, kaj ĝuste kiam Perko venis tuj sub lin, Jonatano kaptis lian hararon kaj alten tiris lin, tiel ke li povis atingi la branĉon.

Kaj poste Jonatano alvokis la ĉevalinon: ”Venu ĉevalineto, venu ĉi tien!”

Ŝi jam preterdrivis, sed ŝi faris furiozan provon atingi lin.

Nun ŝi ne portis la pezulon Perko surdorse, tamen ŝi preskaŭ sinkis, sed iel Jonatano kaptis ŝian bridon kaj komencis tiri kaj haŭli. Estis lukto inter morto kaj vivo, ĉar la rivero ne volis perdi sian viktimon. Ĝi volis preni kaj la ĉevalinon kaj Jonatanon. Mi furioziĝis kaj kriis al Perko:
”Helpu, vi bovaĉo, helpu!”

Li estis grimpinta supren en la arbon, kie li komforte kaj sekure sidis proksime al Jonatano, sed la sola, kion tiu stultulaĉo kapablis fari por helpi, estis klini sin antaŭen kaj krii:
”Simple lasu la ĉevalinon! Du aliaj vagadas supre en la arbaro, mi prenos unu el tiuj. Nur lasu!”

Oni ege fortiĝas, kiam oni koleras, mi iam aŭdis, kaj pro tio oni certe povas aserti, ke Perko tamen helpis al Jonatano savi la ĉevalinon.

Sed poste li furioze alkriis Perkon:
”Vi idioto, ĉu vi pensas, ke mi savis vian vivon, por ke vi poste ŝtelu mian ĉevalon? Ĉu vi ne hontas?”

Eble Perko hontis, mi ne scias. Li diris nenion. Li eĉ ne demandis pri ni. Li nur pene supreniris la krutaĵon kun sia kompatinda ĉevalino, kaj tuj poste la tuta grupo malaperis.

Ni faris subĉielan fajron super la Karma-falo tiun vesperon.

Kaj mi certas, ke neniu fajro de iu ajn tempo aŭ de iu ajn mondo brulis sur bivakejo simila al tiu, kie ni ekbruligis la nian.

Tio estis terura loko, timiga kaj bela kiel neniu alia loko en ĉielo aŭ sur tero, mi pensas. La montoj kaj la rivero kaj la akvofalo, ĉio estis nekredeble giganta kaj grandioza. Jes, estis kiel en sonĝo, kaj mi diris al Jonatano:
”Oni ne povas kredi, ke ĉio ĉi estas reala. Estas kiel io el pratempa sonĝo, ĉu ne?”

Ni staris sur la ponto, tiu pendponto, kiun Tengo konstruigis super la abismo, kiu dividis la landojn Karmanjaka kaj Nangijala, kiuj frontis unu la alian de la du flankoj de la Rivero de la Praaj Riveroj.

La rivero torentis profunde en la abismo sub la ponto, kaj poste ĝi sin ĵetis muĝegante malsupren en la Karma-falo, kies abismo estis eĉ pli profunda kaj timiga.

Mi demandis Jonatanon:
”Kiamaniere oni kapablas konstrui ponton super tiaj teruraj abismoj?”

”Jes, tion ankaŭ mi dezirus scii,” li diris. ”Kaj kiom da homaj vivoj perdiĝis dum ĝia konstruo? Kiom da homoj falis malsupren kriante kaj malaperis en la Karma-falon. Ankaŭ tion mi ŝatus scii.”

Mi timtremis. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdas la kriojn ankoraŭ resoni inter la krutaj flankoj de la abismo.

Ni nun estis tute proksimaj al la lando de Tengo. Ĉe la alia flanko de la ponto mi vidis padon, kiu serpentumis supren inter la montoj. La Montoj de la Praaj Montoj en Karmanjaka.

”Se vi sekvos tiun padon, vi venos al la fortikaĵo de Tengo,”

diris Jonatano.

Mi eĉ pli timtremis. Sed mi pensis, ke okazu kio ajn morgaŭ — tiun ĉi vesperon mi tamen sidos ĉe subĉiela fajro kune kun Jonatano la unuan fojon en mia vivo.

Ni faris la fajron sur roko alte super la falo. Proksime al la ponto. Sed mi sidis tiel, ke mi turnis la dorson kontraŭ ĉio. Mi volis vidi nek la ponton al la lando de Tengo nek ion alian. Mi nur vidis la lumon de la fajro, kiu flagris inter la rokoj. Estis bele kaj ankaŭ iom strange timige.

Kaj mi vidis la belan, karan vizaĝon de Jonatano en la lumo de la fajro, kaj la ĉevalojn, kiuj staris ripozante iom pli fore.

”Tio ĉi estas multe pli bela ol mia antaŭa subĉiela fajro,” mi diris. ”Ĉar nun mi sidas tie ĉi kun vi, Jonatano!”

Kie ajn mi estis, mi sentis min sekura, se nur Jonatano estis kun mi. Mi sentis min feliĉa, ke mi finfine povis ĝui subĉielan fajron kune kun li, ĉar tiel ofte ni parolis pri tio, kiam ni vivis sur la tero.

”La tempo de la subĉielaj fajroj kaj de la fabeloj, ĉu vi memoras, ke vi tion diris?” mi demandis Jonatanon.

”Jes, tion mi memoras,” li respondis. ”Sed tiam mi ne sciis, ke en Nangijala ekzistas tiel malbonaj fabeloj.”

”Ĉu ĉiam devos esti tiel?” mi demandis.

Li iom sidis silente kaj rigardis en la fajron.

”Nu,” li tiam diris, ”post la fina batalo Nangijala verŝajne denove estos lando, kie la fabeloj estos belaj kaj la vivo facila kaj simpla, kiel ĝi estis antaŭe.”

La fajro ekflagris, kaj per la brilo mi vidis, kiel laca kaj malgaja li aspektas.

”Sed la finbatalo, vi komprenas, Biskoto, nur povos esti malbona fabelo pri morto kaj morto kaj morto. Tial Orvaro devos gvidi tiun batalon, ne mi. Ĉar mi ne kapablas mortigi iun.”

Jes tion mi scias, mi pensis. Kaj poste mi demandis lin:
”Kial vi savis la vivon de tiu Perko, ĉu tio estis bona?”

”Mi ne scias, ĉu tio estis bona aŭ ne,” diris Jonatano. ”Sed ekzistas aferoj, kiujn oni devas fari, alie oni ne estas homo, sed nur mizera fiulo. Tion mi jam diris al vi.”

”Sed imagu, se li estus konstatinta kiu vi estas,” mi diris, ”kaj se ili estus kaptintaj vin.”

”Jes, tiam ili estus kaptintaj Leonkoron kaj ne mizeran fiulon,” diris Jonatano.

Nia fajro finbrulis kaj ekmalheliĝis super la montoj. Unue venis krepusko, kiu ĉion mildigis kaj afabligis kaj moligis. Sed poste nigra, muĝanta malhelo ĉirkaŭis nin, en kiu oni aŭdis nur la Karma-falon kaj ne vidis la plej etan lumeton ie ajn.

Mi rampis kiel eble plej proksimen apud Jonatano. Ni sidis tie apogante nin kontraŭ la monto kaj en la malhelo interparolis. Mi ne timis, sed kaptis min stranga maltrankvilo.

Jonatano diris, ke ni devus dormi. Sed mi sciis, ke mi ne povos dormi. Mi apenaŭ povis paroli pro tiu maltrankvilo. Ne pro la malhelo, sed pro io alia, kion mi ne komprenis, kvankam mi havis Jonatanon apud mi.

Subite ekfulmis, kaj krakego de tondro reeĥiĝis inter la montoj. Tuj super ni ekfuriozis ŝtormo, tondroŝtormo neimagebla. Krakegoj tondradis super la montoj kaj supersonis eĉ la bruegon de la Karma-falo. Akraj fulmoj ĉasis unuj la aliajn sur la ĉielo. Lumoj ekflagregis, kaj tuj poste la mallumo eĉ pli profundiĝis. Estis, kvazaŭ nokto el praaj tempoj englutis nin.

Tiam venis fulmego, pli terura ol ĉiuj aliaj, kiu momente ekflagris kaj ĵetis sian blindigan lumon super ĉion.

Kaj en tiu lumego videblis Katla. JEN STARIS KATLA!

Ĉapitro 13

Jes, mi vidis Katlan, sed mi ne scias, kio okazis poste. Mi nur dronis kiel en nigran profundon kaj vekiĝis nur, kiam la fulmotondro de longe preterpasis kaj jam ekheliĝis super la montopintoj. Tiam mi kuŝis kun la kapo en la sino de Jonatano, kaj la timo kaptis min tuj, kiam mi memoris — tie malproksime ĉe la alia flanko de la rivero, tie Katla staris sur klifo alte super la Karma-falo. Mi plorĝemis kiam mi memoris tion, kaj Jonatano provis konsoli min.

”Ŝi ne plu estas tie. Ŝi nun estas for.”

Sed mi ploris kaj demandis lin:
”Kiamaniere povas ekzisti tia estaĵo kiel Katla? Ĉu ŝi estas ... monstro aŭ kio?”

”Jes, ŝi estas monstro,” diris Jonatano. ”Drakino el la praaj tempoj, tio ŝi estas kaj same kruela kiel Tengo mem.”

”Kie li trovis ŝin?” mi demandis.

”Ŝi venis el la Katla-kaverno laŭ onidiro,” klarigis Jonatano.

”Tie ŝi endormiĝis iam en la pranokto. Poste ŝi dormis milojn kaj milojn da jaroj kaj neniu sciis, ke ŝi ekzistas. Sed iun matenon ŝi vekiĝis — kaj tiun teruran matenon ŝi enrampis en la fortikaĵon de Tengo disŝprucigante mortigan fajron kontraŭ ĉiu. Homoj falis dekstren kaj maldekstren laŭ ŝia vojo.”

”Kial ŝi ne mortigis Tengon?” mi demandis.

”Ĉar Tengo fuĝis por savi sian vivon tra la salonegoj de la fortikaĵo. Kiam ŝi alproksimiĝis, li prenis sian batalkornon por alvoki la soldatojn helpi, kaj kiam li blovis en la kornon ... ”

”Kio tiam okazis?” mi demandis.

”Tiam Katla rampis al li kiel hundo. Kaj de post tiu tago ŝi obeas al Tengo. Kaj nur al Tengo. Lian batalkornon ŝi timas.

Kiam li blovas en ĝin, ŝi sklave obeas.”

Pli kaj pli heliĝis. La montopintoj transe en Karmanjaka ardis kiel la fajro de Katla. Kaj tien ni nun baldaŭ estos survoje. Mi timis, ho, kiel mi timis! Kiu sciis, kie Katla sin kaŝas?

Kie ŝi troviĝas? Kie ŝi loĝas? Ĉu ŝi loĝas en la Katla-kaverno, kaj kiel Orvaro povas esti tie? Tion mi demandis al Jonatano, kaj li informis min.

Katla ne loĝas en la Katla-kaverno. Tien ŝi neniam reiris post sia pratempa dormo. Ne, Tengo katenis ŝin en kaverno proksima al la Karma-falo. En tiu kaverno ŝi staras ligita per ĉenaro el oro, diris Jonatano, kaj tie ŝi devas resti, escepte kiam Tengo kunvenigas ŝin por timegigi tiujn homojn, kiujn li volas timigi.

”Mi vidis ŝin en la Dornrozo-valo iam,” diris Jonatano.

”Kaj tiam vi kriis?” mi demandis.

”Jes, tiam mi kriis,” li respondis.

La teruro kreskis en mi, pli kaj pIi.

”Mi tiel timas, Jonatano, ke Katla mortigos nin.”

Denove li provis trankviligi min.

”Sed ŝi ja estas ligita. Ŝi ne povas movi sin pli foren ol la ĉenaro permesas. Ne pli longe ol ĝis tiu roko, kie vi vidis ŝin.

Tie ŝi preskaŭ ĉiam staras kaj fiksrigardas malsupren en la Karma-falon.”

”Kial ŝi tion faras?” mi demandis.

”Mi ne scias,” diris Jonatano. ”Eble ŝi serĉas Karmon.”

”Kiu estas Karmo?” mi demandis.

”Aĥ nur estas babilado de Elfrida,” diris Jonatano. ”Neniu iam vidis Karmon. Li ne ekzistas. Sed Elfrida asertas, ke li loĝis en la Karma-falo iam en la praaj tempoj, kaj ke Katla malamis lin tiam, kaj ke ŝi neniam povas forgesi tion. Pro tio ŝi staras tie kaj minace rigardaĉas malsupren.”

”Kiu estis li? Kiel li povis loĝi en tia infera akvofalo?” mi demandis.

”Li estis simila monstro,” diris Jonatano. ”Drakserpento, same longa kiel la rivero estas larĝa, diris Elfrida. Sed tio estas nur unu el tiuj malnovaj fabeloj.” Sed eble li tamen ne estas fabela,” mi opiniis.

Al tio li ne respondis, sed li diris:
”Ĉu vi scias, kion ankaŭ Elfrida rakontis, dum vi iris en la arbaron kaj plukis sovaĝajn fragojn? Ŝi diris, ke kiam ŝi estis malgranda, oni kutimis timigi la infanojn per Karmo kaj Katla. La fabelon pri la drako en la Katla-kaverno kaj la drakserpento en la Karma-falo, tion ŝi aŭdis plurfoje kiel infano kaj tre ŝatis ĝin ĝuste pro tio, ke ĝi estas tiel teruriga. Estis unu el tiuj praaj fabeloj, per kiuj oni ĉiam timigis infanojn, diris Elfrida.”

”Ĉu Katla ne povis resti en sia kaverno,” mi demandis, ”kaj resti nur fabelo?”

”Ĝuste tion ankaŭ Elfrida opiniis,” diris Jonatano.

Mi timtremis kaj havis la senton, ke Karmanjaka estas lando plena de monstroj, kaj mi ne volis iri tien. Sed nun mi devis.

Unue ni tamen fortigis nin el la manĝosako, sed ni ŝparis iom por Orvaro.

Ĉar en la Katla-kaverno nur regas malsatego, diris Jonatano.

Grimo kaj Fjalaro trinkis pluvakvon, kiu kolektiĝis en la rokfendoj. Estis malmulte da paŝtaĵo por ili tie ĉi inter la montoj. Sed apud la ponto kreskis iom da herbo, tiel ke mi esperis, ke ili estos sufiĉe sataj, kiam ni ekiros.

Ni rajdis trans la ponton. Al Karmanjaka, la lando de Tengo kaj de la monstroj. Mi tiel timis, ke mi tremis. Tiu drakserpento, mi tute ne kredis, ke li ekzistas; sed imagu, se li tamen sin ĵetos el la profundo kaj fortiros nin de la ponto, por ke ni pereu en la Karma-falo. Kaj poste Katla, mi timis ŝin pli ol mi timis ion alian. Eble ŝi atendis nin nun sur la bordo de Tengo kun siaj kruelaj ŝirdentoj kaj sia mortiga fajro. Ho, kiel mi timis!

Sed ni iris trans la ponton kaj Katla ne estis videbla. Ŝi ne staris sur sia roko, kaj mi diris al Jonatano:
”Ne, ŝi ne estas tie!”

Sed tamen ŝi estis tie! Ne sur la klifo, sed ŝia terura kapo aperis de malantaŭ granda roko ĉe la pado, kiu kondukas supren al la fortikaĵo de Tengo. Tie ni vidis ŝin. Kaj ŝi vidis nin. Tiam ŝi eligis krion, kiu povus krevigi la montojn. Elŝprucis fajro kaj fumo el ŝiaj naztruoj. Ŝi hurlegis pro kolerego kaj perforte skuis sian katenon kaj kriadis, kriegadis.

Grimo kaj Fjalaro preskaŭ freneziĝis pro timego, tiel ke ni apenaŭ povis bridi ilin. Kaj mia timego ne estis pli malforta.

Mi petegis Jonatanon, ke ni reiru al Nangijala. Sed li diris:
”Ni ne povas perfidi Orvaron. Ne timu, Katla ne povas atingi nin, kiom ajn ŝi tiras sian katenon.”

”Tamen ni devas rapidi,” li diris, ”ĉar la krioj de Katla estas signalo, kiu estas aŭdebla ĝis la fortikaĵo de Tengo, kaj baldaŭ ni havos svarmon da Tengosoldatoj ĉirkaŭ ni, se ni ne fuĝos kaj kaŝos nin en la montaro.

Ni rajdis. Sur aĉaj mallarĝaj, krutaj montpadoj ni rajdis tiel, ke la hufo-feroj disĵetis fajrerojn. Zigzage inter la rokoj ni rajdis por misgvidi ĉiujn persekutantojn. Ĉiun momenton mi atendis aŭdi galopantajn ĉevalojn malantaŭ ni kaj kriojn de Tengo-soldatoj, kiuj volos atingi nin per lancoj kaj sagoj kaj glavoj. Sed neniu venis. Kompreneble estis malfacile postkuri iun inter la multaj rokoj kaj montoj de Karmanjaka, kie fuĝanto facile povis eviti siajn persekutantojn.

Post longa rajdado mi demandis Jonatanon:
”Kien ni nun estas survoje?”

”Al la Katla-kaverno kompreneble,” li diris. ”Ni estas preskaŭ tie nun. Jen la Katla-monto rekte antaŭ via nazo.”

Jes, tiel estis. Antaŭ ni situis malalta, plata monto kun flankoj, kiuj falis vertikale teren. Nur en nia direkto ili estis malpli krutaj. Tie ni facile povis grimpi, se ni volis. Kaj ni jes volis, ĉar ni devos transpasi la monton, diris Jonatano.

”La enirejo situas sur la alia flanko ĉe la rivero,” li diris.

”Kaj mi devos vidi, kio okazas tie.”

”Jonatano, ĉu vi vere kredas, ke ni sukcesos eniri la Katlakavernon?” mi demandis.

Li iam rakontis al mi pri la grandega kupra pordego, kiu baras la enirejon al la kaverno, kaj pri la tenganoj, kiuj gardas ekstere nokte kaj tage. Ĉu ni vere kapablos eniri la kavernon?

Li ne respondis. Li simple diris, ke ni nun kaŝu la ĉevalojn, ĉar ili ne povas grimpi montojn.

Ni kondukis ilin en ŝirmitan rokfendon tuj sub la Katlamonto kaj lasis ilin tie, ĉevalojn kaj pakaĵon kaj ĉion. Jonatano karesis Grimon kaj diris:
”Atendu tie ĉi, ni nur iros por esplor-rigardi.”

Tiun esploradon mi tute ne ŝatis, ĉar mi ne volis disiĝi de Fjalaro. Sed ni devis fari tion. Ni bezonis longan tempon por atingi la altebenaĵon, kaj mi estis laca, kiam ni finfine estis tie.

Jonatano diris, ke ni povas iom ripozi, kaj mi tuj ĵetis min sur la teron. Tion ankaŭ Jonatano faris, kaj ni kuŝis tie sur la Katla-monto kun la vasta ĉielo super ni kaj la Katla-kaverno rekte sub ni. Jes, tio estis stranga penso, ke ie en la monto sub ni troviĝas tiu teruriga kaverno kun ĉiuj siaj tuneloj kaj truoj, kie tiom da homoj forvelkis kaj mortis. Tie ĉi ekstere papilioj ĉirkaŭflirtis en la sunlumo, la ĉielo estis blua super ni kun etaj blankaj nuboj, kaj ĉirkaŭis nin floroj kaj herbo. Ĉu ne estis strange, ke sur la tegmento de la Katla-kaverno kreskas floroj kaj herbo?

Se tiom da homoj jam mortis en la Katla-kaverno, mi timis, ke eble Orvaro ankaŭ mortis, kaj mi demandis Jonatanon, ĉu tion li opinias. Sed li ne respondis. Li simple kuŝis kaj rigardis en la ĉielon pensante pri io, mi rimarkis. Fine li diris:
”Se estas vere, ke Katla dormis sian pradormon en la Katla-kaverno, kiamaniere ŝi eliris, kiam ŝi vekiĝis? La kupra pordego jam troviĝis tie. Ĉiam Tengo uzis la Katla-kavernon kiel malliberejon.”

”Dum Katla kuŝis en ĝi kaj dormis?” mi demandis.

”Jes, dum Katla kuŝis en ĝi kaj dormis,” diris Jonatano.

”Sen ke iu sciis tion.”

Mi timtremis denove. Ion pli teruran mi ne kapablis imagi al mi ol sidi malliberigita en la Katla-kaverno kaj subite vidi alrampantan drakon.

Sed Jonatano havis aliajn pensojn en la kapo.

”Ŝi devas esti elirinta alian vojon,” li diris. ”Kaj tiun vojon mi devos trovi, eĉ se mi serĉos tutan jaron.”

Tre longe ni ne povis ripozi, ĉar Jonatano estis maltrankvila. Restis nur mallonga distanco trans la monton ĝis la Katla-kaverno. Ni jam vidis la riveron profunde malsupre kaj Nangijalan ĉe la alia flanko. Ho, kiel mi sopiris esti tie!

”Vidu, Jonatano,” mi diris, ”mi vidas la salikon, kie ni banis nin. Tie ĉe la alia flanko de la rivero! ”

Estis kvazaŭ ricevi saluton de trans la akvo, verdan saluteton el pli hela mondo.

Sed Jonatano signis al mi silenti. Li timis, ke iu aŭdos nin.

Nun ni estis tute proksimaj. Tie ĉi la Katla-monto vertikale krutfalis, kaj en la montoflanko sub ni estis la kupra pordego al la Katla-kaverno, diris Jonatano, kvankam ni ne povis ĝin vidi de supre.

Sed la gardistojn ni povis vidi. Tri tenganojn! Tuj kiam mi vidis iliajn nigrajn kaskojn, la koro komencis bategi.

Ni rampis surventre ĝis la roko-eĝo por kaŝrigardi malsupren al ili. Ili nur bezonis levi la okulojn, por nepre vidi nin. Sed malpli kapablaj gardistoj ne povis ekzisti. Ili kontrolis nek tien nek tien ĉi. Ili nur sidis ludante per ĵetkuboj kaj ne ĝenis sin pri io alia, ĉar neniu malamiko kapablis penetri la kupropordegon, do kial ili klopodu gardi?

Subite ni vidis la pordegon malfermiĝi tie malsupre, kaj iu eliris el la kaverno — ankoraŭ unu tengano! Li portis malplenan manĝo-pelvon, kiun li ĵetis sur la teron. La pordego fermiĝis malantaŭ li, kaj ni aŭdis, ke li ŝlosis ĝin, ”Jen la lastan fojon mi nutris tiun porkon,” li diris.

La aliaj ridis pri tio, kaj unu el ili diris:
”Ĉu vi informis lin, kia rimarkinda tago estas hodiaŭ — la lasta tago en lia vivo? Ĉu vi rakontis, ke Katla atendos lin vespere, kiam la malhelo falos?”

”Jes, kaj ĉu vi scias, kion li respondis? ’Ĉu finfine?’ li diris.

Kaj li petis, ke ni permesu lin sendi saluton al la Dornrozovalo. Kaj kia estis la saluto? ”Orvaro mortos, sed neniam la libereco!”’ ”Ho!” diris unu el la aliaj, ”tion li povos diri al Katla vespere, kaj li aŭdos, kion ŝi respondos.”

Mi rigardis al Jonatano. Li paliĝis.

”Venu!” li flustris. ”Ni devas forrapidi.”

Ni rampis for de la eĝo kiel eble plej silente kaj rapide, kaj kiam ni sciis, ke neniu povas vidi nin, tiam ni kuris. La tutan vojon reen ni kuris kaj haltis nur, kiam ni denove estis ĉe Grimo kaj Fjalaro.

Ni sidiĝis en la rokfendo apud la ĉevaloj, ĉar nun ni ne sciis kion fari. Jonatano estis tre malgaja, kaj mi povis nenion fari por konsoli lin, nur partopreni en lia malgajo. Mi komprenis, kiom multe li afliktiĝis pro Orvaro. Li pensis, ke li povus helpi lin, kaj nun li ne plu vidis eblecon.

”Orvaro, mia amiko, kiun mi neniam renkontis,” li diris.

”Ĉi vespere vi mortos, kaj kio okazos poste en la verdaj valoj de Nangijala?”

Ni manĝis iom da pano, kiun ni dividis kun Grimo kaj Fjalaro. Mi ankaŭ deziris trinki kelkajn glutojn da kaprina lakto, kiun ni rezervis.

”Ankoraŭ ne, Biskoto,” diris Jonatano. ”Vespere, kiam malheliĝos, tiam mi donos al vi ĉiun guton. Sed ne pli frue.”

Dum longa tempo li sidis tie tute silente kaj senespere, sed finfine li diris: ”Estos same kiel serĉi najlon en pajlo-stako.

Sed tamen ni devas provi.”

”Provi kion?” mi demandis.

”Trovi la elirejon, per kiu Katla eskapis,” li respondis.

Tamen li eĉ mem ne kredis tion.

”Se ni havus tutan jaron por tion fari,” li diris. ”Eble ni sukcesus! Sed ni havas nur unu tagon.”

Ĝuste kiam li tion diris, io okazis. Kelkaj sovaĝaj arbustoj kreskis ĉe la fino de la fendo, kie ni sidis. Kaj el tiu arbustaro subite aperis timigita vulpo, kiu ŝteliris preter ni kaj malaperis tiel rapide, ke ni apenaŭ vidis ĝin.

”De kie en la mondo venis tiu vulpo?” diris Jonatano. ”Tion mi devas eltrovi.”

Li malaperis malantaŭ la arbustoj. Mi restis kaj atendis.

Sed li forestis tiom longe, kaj li estis tiel silenta, ke mi fine maltrankviliĝis.

”Kie vi estas Jonatano?” mi kriis.

Kaj tiam mi ja ricevis respondon. Lia voĉo sonis ekscitita.

”Ĉu vi scias, de kie ĝi venis, la vulpo? El la interno de la monto! Ĉu vi komprenas, Biskoto, el la interno de la Katlamonto. Troviĝas granda kaverno tie!”

Eble ĉio estis jam decidita en la pratempo de la fabeloj.

Eble jam tiam Jonatano estis elektita kiel la savanto de Orvaro, por la Dornrozo-valo. Kaj eble ekzistis sekretaj fabelaj estaĵoj, kiuj gvidis niajn paŝojn, sen ke ni sciis pri tio. Alie kiel Jonatano povis trovi vojon en la Katla-kavernon ĝuste tie, kie ni hazarde lasis niajn ĉevalojn? Same enigme kiel mi inter ĉiuj domoj en la Dornrozo-valo trovis la Matias-bienon kaj nenion alian. Tutcerte ni trovis la elirejon el la Katla-kaverno, kiun uzis Katla. Ne povis esti alie. Tio estis truo, kiu kondukis rekte en la montoflankon. Ne tre granda. Sed sufiĉe granda, ke ĝismorte malsata, malgrasa drakino povis sin treni tra ĝi, diris Jonatano, kiam ŝi vekiĝis post miloj da jaroj kaj konstatis, ke ŝia kutima vojo estis blokita per la kupra pordego.

Kaj sufiĉe granda por ni! Mi rigardis en la malhelan truon.

Kiom da dormantaj drakoj povus esti tie, kiuj vekiĝus, se oni tie interne hazarde tretus sur ilin. Tion mi demandis al mi.

Tiam mi sentis la brakon de Jonatano ĉirkaŭ miaj ŝultroj.

”Biskoto,” li diris, ”mi ne scias, kio atendos nin en la malhelo, sed mi eniros nun.”

”Ankaŭ mi ,” mi diris, kvankam mia voĉo iom tremis.

Jonatano karesis mian vangon per la montrofingro tiel, kiel li faris iam kaj tiam.

”Ĉu vi certas, ke vi ne preferas atendi ĉi tie ĉe la ĉevaloj?”

”Ĉu mi ne diris, ke tien, kien vi iros, ankaŭ mi iros?” mi demandis.

”Jes, tion vi diris,” respondis Jonatano, kaj lia voĉo sonis tre gaja.

”Ĉar mi volas esti kun vi,” mi aldonis ”eĉ en subtera diablejo.”

Tia diablejo estis la Katla-kaverno. Enrampi tiun nigran truon estis kiel enrampi nigran sonĝon, el kiu oni ne plu povos vekiĝi, estis kiel iri el la sunlumo en eternan nokton.

La tuta Katla-kaverno estas nenio alia ol malnova, mortinta draknesto, mi pensis, tratrempita pro malico jam ekde la pratempo. Tiam sendube elkoviĝis miloj da drak-ovoj, kaj kruelaj drakidoj elrampis amase de tie, kaj mortigis ĉion, kion ili renkontis. Ĝuste tian malnovan drakneston Tengo decidis uzi kiel malliberejon. Mi timtremis, kiam mi pensis pri ĉio, kion li faris kontraŭ homoj tie ĉi. Mi sentis la aeron kvazaŭ densiĝi pro sekigitaj, praaj malicaĵoj, kaj mi aŭdis strangajn flustrojn en la terura silento ĉirkaŭ ni. Oni aŭdis flustrojn el la profundo de la kaverno, kaj ŝajnis al mi, ke ili rakontis pri ĉiuj suferoj kaj ĉiuj larmoj kaj ĉiu mortoturmento, kiuj okazis en la Katla-kaverno dum la regno de Tengo. Mi volis demandi Jonatanon, ĉu ankaŭ li aŭdis la flustrojn, sed mi rezignis. Ĉar verŝajne mi nur imagis tion.

”Nun, Biskoto, ni ekiros. Estos migrado, kiun vi verŝajne neniam forgesos,” diris Jonatano.

Kaj li pravis. Necesis, ke ni trairu la tutan monton por atingi la malliberejan kavon tuj ĉe la kupra pordego, kie Orvaro suferis. Estas tiu kavo, kiun homoj priparolas, kiam ili mencias la Katla-kavernon, diris Jonatano, ĉar iun alian kavernon ili ne konas. Kaj ni ne sciis, ĉu eblos atingi ĝin tra la subtero.

Sed ke la vojo estos longa, tion ni sciis, ĉar antaŭe ni iris tiun distancon ekstere sur la monto. Estos sepoble pli terure palpserĉi sian vojon tra malhelaj irejoj sen alia lumo ol tiu de la torĉoj, kiujn ni kunportis.

Timige estis vidi, kiel la torĉlumo flagretis sur la muroj de la kaverno. Ĝi kapablis lumigi nur etan parton de la nigra malheleco ĉirkaŭ ni, kaj pro tio ĉio ekster la lumo ŝajnis ankoraŭ pli danĝera. Kiu scias, mi pensis, ĉu eble kuŝas amaso da drakoj kaj serpentoj kaj monstroj atendante nin en siaj malhelaj kavoj. Krome mi timis, ke ni perdos la vojon en la labirinto, sed Jonatano faris nigrajn karbomarkojn per la torĉo sur la kavern-murojn, dum ni antaŭen iris, por ke ni trovu la vojon reen.

”Migrado,” diris Jonatano, sed ni ne multe migris. Ni rampis kaj ŝovis nin surventre antaŭen kaj grimpis kaj naĝis kaj saltis kaj kroĉiĝis al rokoj kaj luktis kaj laboris kaj suferis, tion ni faris. Kia migrado! Kaj kiaj kavernoj! Kelkfoje ni venis al kaverno-salonegoj tiel vastaj, ke ni ne vidis la finon de ili, nur la eĥo sciigis nin, kiaj vastaj ĉambregoj ili estis. Kelkfoje ni devis trapasi lokojn, kie oni eĉ ne povis stari, sed devis rampi surventre kiel drako. Kelkfoje la vojo estis barita per subteraj riveroj, trans kiujn ni devis naĝi. Kaj pli terure — kelkfoje malfermiĝis ĉe niaj piedoj faŭkoj de abismoj. En unu mi preskaŭ enfalis. Mi portis la torĉon, kaj mi stumblis. Jonatano kaptis min ĵus antaŭ ol mi estus falinta en la profundon, sed mi perdis la torĉon. Ni vidis ĝin fali, kiel strion de fajro pli kaj pli profunden, ĝis ĝi finfine malaperis. Kaj tiam ni restis en la mallumo. La plej densa kaj plej terura el ĉiuj mallumoj de la mondo. Mi ne kuraĝis moviĝi aŭ paroli aŭ eĉ pensi, mi provis forgesi, ke mi ekzistas, kaj ke mi staras tie en la nigra malhelo ĉe la rando de abismo. Sed mi aŭdis la voĉon de Jonatano apud mi. Li sukcesis fine lumigi la alian torĉon, kiun ni kunportis. Kaj dumtempe li parolis kun mi, parolis kaj parolis tute trankvile, por ke mi ne freneziĝu pro timo, mi supozas.

Kaj tiel ni pene antaŭen iris, kiom longe mi ne scias, ĉar en la profundo de la Katla-kaverno ne ekzistis tempo. Ni havis la senton, kvazaŭ ni ĉirkaŭvagadis en la labirinto por eterne, kaj mi ektimis, ke ni ne atingos la celon antaŭ ol estos tro malfrue. Eble jam estis vespero, eble ekstere jam estis nokto.

Kaj Orvaro ... eble li estis ĉe Katla nun!

Mi demandis Jonatanon, ĉu li kredas tion.

”Mi ne scias,” li respondis. ”Sed se vi ne volas freneziĝi, ne pensu pri tio nun!”

Poste ni eniris mallarĝan serpentuman pasejon, kiu ŝajne neniam volis finiĝi: sed iĝis nur pli kaj pli mallarĝa. Ĝi mallarĝiĝis kaj malaltiĝis, ĝis oni apenaŭ plu povis sin antaŭenŝovi, kaj fine ĝi estis nur truo, tra kiu oni devis rampi.

Sed tuj post la truo ni subite troviĝis en granda kaverno.

Kiom granda ni ne povis koncepti, ĉar la lumo de la torĉo ne penetris tra longa distanco. Sed Jonatano kontrolis la eĥon.

”Hohohoho,” li vokis, kaj ni aŭdis la eĥon respondi ”hohohoho’ plurfoje kaj el pluraj direktoj.

Sed poste ni aŭdis ion alian. Alian voĉon, malproksime en la malhelo.

”Hohohoho,” ĝi imitis. ”Kion vi serĉas, vi, kiu venas laŭ strangaj vojoj kun torĉo kaj lumo?”

”Mi serĉas Orvaron” vokis Jonatano.

”Orvaron vi trovas tie ĉi,” revokis la voĉo, ”kaj kiu estas vi?”

”Mi estas Jonatano Leonkoro,” kriis Jonatano, ”kaj kun mi venas mia frato, Karlo Leonkoro. Ni venas por savi vin, Orvaro.”

”Tro malfrue,” aŭdiĝis la voĉo, ”tro malfrue — sed tamen dankon!”

Li apenaŭ finis la frazon, kiam ni aŭdis la kupran pordon grince malfermiĝi. Jonatano faligis la torĉon kaj surtretis ĝin, tiel ke ĝi estingiĝis. Poste ni staris senmove kaj atendis.

Tra la pordo venis tengano kun lanterno en la mano. Tiam mi silente ekploris. Ne, ĉar mi timis, sed pro Orvaro. Kial ĉio estu tiel kruela, ke oni venis por preni lin ĝuste en tiu ĉi momento?

”Orvaro de la Dornrozo-valo, pretigu vin,” diris la tengano. ”Post kelkaj minutoj vi estos kondukata al Katla. La nigraj eskortantoj jam estas survoje.”

En la lumo de lia lanterno ni vidis grandan lignan kaĝon konstruitan el krudaj latoj, en kiu Orvaro estis malliberigita kiel besto.

La tengano starigis la lanternon sur la teron apud la kaĝo.

”Vi rajtas havi lanternon ĉe vi dum via lasta horo, tion Tengo pro sia korfavoro decidis. Por ke vi realkutimiĝu al la lumo kaj povu vidi Katlan, kiam vi renkontos ŝin. Tion vi certe volas, ĉu?”

Li gake ridis kaj poste malaperis tra la pordo. Ĝi refermiĝis malantaŭ li per krakego.

Tiam ni jam atingis la kaĝon, kaj ni vidis Orvaron en la lumo de la lanterno. Estis mizera sceno. Li apenaŭ povis sin movi, sed tamen li rampis ĝis la krado kaj etendis siajn manojn al ni tra la latoj.

”Jonatano Leonkoro,” li diris. ”Pri vi mi multon aŭdis hejme en la Dornrozo-valo. Kaj nun vi venas tien ĉi!”

”Jes, nun mi venas tien ĉi,” diris Jonatano, kaj mi aŭdis, ke ankaŭ li ploris pro la mizero de Orvaro. Sed subite li ekprenis la tranĉilon, kiun li portis ĉe la zono kaj atakis la kaĝon.

”Ektranĉu, Biskoto! Helpu!” li diris. Kaj ankaŭ mi ektranĉis per mia tranĉilo. Sed kion ni povis fari per du tranĉiloj? Hakilon kaj segilon ni bezonis.

Sed ni tranĉis per la tranĉiloj, ĝis niaj manoj sangis. Ni tranĉis kaj ploris, ni sciis, ke ni venis tro malfrue. Orvaro ankaŭ tion sciis, sed eble li tamen volis kredi, ke ne estas tiel, ĉar li tremspiris pro ekscito en sia kaĝo, kaj kelkfoje li murmuris:
”Rapidu! Rapidu!”

Kaj tion ni faris, tiel ke la sango fluis. Ni sovaĝe tranĉis, kaj ĉiun momenton ni atendis, ke la pordo malfermiĝos kaj la nigraj eskortantoj eniros, kaj tio estus la fino por Orvaro kaj por ni kaj por la tuta Dornrozo-valo.

Ili venos por forkonduki ne nur unu personon, mi pensis.

Katla havos tri ĉi vespere!

Mi sentis, ke mi ne eltenos. Miaj manoj tremis, tiel ke mi apenaŭ kapablis teni la tranĉilon. Kaj Jonatano kriis pro kolerego, li furiozis kontraŭ tiuj latoj, kiuj ne volis cedi kiel ajn li tranĉis. Li tranĉis kaj kriis kaj piedbatis ilin, denove kaj denove, ĝis finfine kun krako unu lato frakasiĝis, kaj poste ankoraŭ unu. Tio sufiĉis.

”Nun, Orvaro, nun,” diris Jonatano. Sed la respondo estis nur tremspiro. Jonatano enrampis la kaĝon kaj eltiris Orvaron, kiu kapablis nek stari nek paŝeti. Tion ankaŭ mi apenaŭ kapablis en tiu momento, sed mi ŝanceliĝis antaŭen kaj lumigis la vojon per la lanterno, kaj Jonatano trenis Orvaron al nia savtruo. Li nun estis laca kaj li anhelis, jes, ni ĉiuj tri anhelis kiel ĉasataj bestoj, kaj tiel ni sentis nin. Almenaŭ mi! Iamaniere Jonatano sukcesis treni kun si Orvaron tra la tuta kaverno kaj sukcesis sin trapuŝi tra la truo kaj laŭ iu mirinda maniero kuntreni Orvaron, kiu nun estis pIi mortanta ol vivanta.

Same kiel mi sentis min. Nun estis mia vico trarampi la truon. Sed antaŭ ol mi faris tion, ni aŭdis la grincadon de la pordego, kaj en tiu momento ĉiuj fortoj elfluis el mi. Mi tute ne kapablis movi min.

”Rapide, rapide, la lanternon,” flustris Jonatano, kaj mi donis ĝin al li, kvankam miaj manoj tremegis. La lanterno devis esti kovrita, plej malgranda lumstrio sufiĉis por malkaŝi nin.

La nigraj eskortantoj — nun ili jam estis en la kaverno, kaj ankaŭ tenganoj kun lanternoj en la manoj. La kaverno fariĝis terure bela. Sed en nia angulo estis malhele. Jonatano klinis sin al mi, ekprenis miajn brakojn kaj trenis min tra la truo en la malluman pasejon, kiu kondukis eksteren. Tie ni kuŝis spiregante kaj aŭdis la kriojn:
”Li fuĝis! Li fuĝis!”

Ĉapitro 14

Tiun nokton ni kondukis Orvaron tra la subtero. Jonatano tion faris. Li trenis Orvaron tra la infero. Oni ne povas nomi ĝin per aliaj vortoj. Mi havis fortojn nur por treni min mem, kaj apenaŭ tion.

”Li fuĝis! Li fuĝis!” ili kriis, kaj kiam fariĝis silento, ni atendis la persekutantojn. Sed neniu venis. Tamen eĉ tengano kapablus elpensi, ke ekzistas elirejo el la Katla-kaverno, per kiu ni eskapis. Kaj trovi tiun elirejon ne povus esti malfacile. Sed ili certe estis malkuraĝaj, la tenganoj; ili ja kuraĝis grupe lukti kontraŭ malamikoj, sed neniu el ili riskis esti la unua, kiu rampas en mallarĝan pasejon, kie nekonata malamiko atendas. Ne, tutsimple ili estis tro malkuraĝaj, kial alie ili lasis nin eskapi tiel facile? Neniu iam antaŭe eskapis el la Katla-kaverno, kaj kiamaniere ili klarigu al Tengo la fuĝon de Orvaro?

Tion mi scivolis. Sed tio devas esti ilia problemo, diris Jonatano. Niaj propraj problemoj pli ol sufiĉis por ni.

Nur post kiam ni estis rampintaj tra la longa, mallarĝa pasejo, ni kuraĝis halti kaj iom respiri. Tio estis necesa por Orvaro. Jonatano donis al li la kaprinan lakton, kiu estis acida, kaj panon, kiu estis malseka. Tamen Orvaro diris:
”Pli bonan manĝaĵon mi neniam ricevis!”

Jonatano masaĝis liajn gambojn tre longe, por revivigi ilin, kaj Orvaro iom vigliĝis. Sed li ne kapablis piediri, nur rampi.

Jonatano informis lin pri la vojoj, laŭ kiuj ni devos iri kaj demandis lin, ĉu li tamen volas daŭrigi la fuĝon tuj la saman nokton.

”Jes, jes, jes,” diris Orvaro. ”Mi rampos sur miaj genuoj hejmen ĝis la Dornrozo-valo, se mi devos. Mi tute ne volas kuŝi tie ĉi, ĝis la sangohundoj de Tengo persekutos nin hurlante tra la kavernpasejoj.”

Jam oni rimarkis, kiu li estas. neniu subigita malliberulo, sed ribelanto kaj batalanto por la libereco. Orvaro de la Dornrozo-valo! Kiam mi vidis liajn okulojn en la lumo de la lanterno, mi komprenis, kial Tengo timis lin. Kiel ajn malforta li estis, li portis en si brulantan fajron, kaj verŝajne nur dank’ al tiu fajro li travivis tiun inferan nokton. Ĉar neniu nokto en la mondo povas esti pli terura.

Longa kiel la eterno ĝi estis, kaj plena de teruraĵoj. Sed kiam oni komplete elĉerpiĝas, tiam oni ne havas fortojn okupiĝi pri io ajn. Eĉ ne kiam sangohundoj venas. Jes, certe mi aŭdis la hundojn veni, hurlante kaj bojante, sed mi ne havis fortojn ektimi. Cetere ili baldaŭ silentis. Eĉ sangohundoj ne aŭdacis penetri tiel profunde en la abismojn, kie ni rampis.

Longe, longe ni tiel rampis, kaj kiam ni finfine eliris al la taglumo apud Grimo kaj Fjalaro, ĝisvunde skrapitaj, sangoŝmiritaj kaj trempitaj de malsekeco, preskaŭ mortintaj pro elĉerpiĝo, tiam la nokto jam finiĝis kaj estis mateno. Orvaro etendis siajn brakojn, kvazaŭ li volus ĉirkaŭbraki la teron kaj la ĉielon kaj ĉion, kion li vidas, sed la brakoj falis malsupren.

Li jam dormis. Ni ĉiuj tri profunde endormiĝis kaj nenion rimarkis, ĝis preskaŭ vesperiĝis. Tiam mi vekiĝis. Fjalaro puŝis min per sia nazego. Li eble opiniis, ke mi dormis sufiĉe longe.

Ankaŭ Jonatano vekiĝis.

”Ni devas eliri el Karmanjaka antaŭ ol malheliĝos,” li diris.

”Poste ni ne plu trovos la vojon.”

Li vekis Orvaron. Kaj kiam Orvaro reviviĝis kaj eksidis kaj ĉirkaŭrigardis kaj memoris kaj komprenis, ke li ne plu estas en la Katla-kaverno, tiam venis larmoj en liajn okulojn.

”Libera,” li murmuris, ”libera!” Kaj li prenis la manojn de Jonatano kaj longe tenis ilin en la siaj.

”Mian vivon kaj mian liberecon vi redonis al mi,” li diris, kaj li dankis ankaŭ al mi, kvankam mi nenion faris, sed plejparte nur malhelpis ilin.

Orvaro eble nun sentis sin same kiel mi sentis min, kiam mi liberiĝis de ĉiuj miaj suferoj kaj venis al la Ĉerizo-valo, kaj mi forte deziris, ke ankaŭ li, vivanta kaj libera, atingos sian valon. Sed ankoraŭ ni ne estis tie. Ankoraŭ ni estis en la montoj de Karmanjaka, kie nun verŝajne abundis Tengo-soldatoj, kiuj serĉis lin. Estis nia bonŝanco, ke ili ne trovis nin, dum ni dormis en nia rokfendo.

Ni sidis tie en la fendo kaj manĝis la reston de nia pano. De tempo al tempo Orvaro diris:
”Imagu tion, ke mi vivas. Mi estas libera kaj mi vivas!”

Ĉar sole li restis vivanta el ĉiuj kaptitoj de la Katla-kaverno. Ĉiuj la aliaj unu post la alia estis oferitaj al Katla.

”Sed oni povas fidi je Tengo,” diris Orvaro. ”Kredu min, li aranĝos, ke la Katla-kaverno ne restos malplena tre longe.”

Denove liaj okuloj pleniĝis per larmoj.

”Ho, vi mia Dornrozo-valo,” li diris, ”kiom longe vi ankoraŭ ĝemos sub Tengo?”

Li volis aŭdi pri ĉio, kio okazis en la valoj de Nangijala dum lia mallibereco. Pri Sofia kaj pri Matiaso kaj pri ĉio, kion faris Jonatano, kaj Jonatano ĉion rakontis. Ankaŭ pri Joso. Mi preskaŭ kredis, ke Orvaro mortos antaŭ niaj okuloj, kiam li eksciis, ke estis pro Joso, ke li tiom longe suferis en la Katla-kaverno. Li paŭzis longe, antaŭ ol li ordigis siajn pensojn kaj denove kapablis paroli, kaj tiam li diris:
”Mia vivo signifas nenion. Sed tio, kion Joso faris kontraŭ la Dornrozo-valo, tio neniam estos pardonebla.”

”Pardonebla aŭ ne, li verŝajne jam ricevis sian punon,” diris Jonatano. ”Joson vi neniam plu vidos.”

Sed Orvaro ekfuriozis. Li volis for, estis, kvazaŭ li volis komenci la batalon por libereco jam la saman vesperon, kaj li malbenis siajn gambojn, kiuj portis lin tiel malbone, Sed li provis kaj provis, kaj finfine li tamen sukcesis ekstari kaj resti staranta. Li sufiĉe fieris, kiam li sukcesis tion montri al ni. Kaj certe li aspektis iom stranga, dum li staris kaj balanciĝis tien kaj reen, kvazaŭ la vento faligus lin. Oni devis rideti, kiam oni rigardis lin.

”Orvaro,” diris Jonatano, ”de longa distanco oni povas vidi, ke vi estas malliberulo el la Katla-kaverno.”

Kaj tio estis vera. Sangumitaj kaj malpuraj ni ĉiuj tri estis, precipe Orvaro. Liaj vestoj estis ĉifonitaj, kaj lian vizaĝon oni apenaŭ vidis pro la barbo kaj la hararo. Oni vidis nur liajn okulojn. Liajn strangajn, ardajn okulojn!

Fluis rivereto tra nia fendo, kaj en ĝi ni forlavis nian malpurecon kaj ĉiun sangon. Denove kaj denove mi trempis mian vizaĝon en la malvarman akvon. Tio bonfartigis! Estis kvazaŭ ni forlavis de ni la tutan teruran Katla-kavernon.

Poste Orvaro prunteprenis mian tranĉilon kaj fortranĉis amason de barbo kaj haroj, tiel ke li iom malpli similis al fuĝanta malliberulo. Kaj Jonatano elprenis el sia dorsosako tiujn tengo-kaskon kaj -mantelon, kiuj helpis lin eskapi el la Dornrozo-valo.

”Jen, Orvaro, vestu vin per tiuj,” li diris. ”Tiam ili eble pensas, ke vi estas tengano kun du kaptitoj survoje ien kun ili.”

Orvaro vestis sin per la kasko kaj la mantelo, sed li ne faris tion volonte.

”Estas la unua kaj la lasta fojo, ke vi vidas min en tiaj vestoj,” li diris. ”Ili odoras je subpremo kaj krueleco.”

”Ne gravas la odoro,” diris Jonatano, ”se nur ili helpos nin reiri hejmen al la Dornrozo- valo.”

Urĝis, ke ni ekiru. Post du horoj la suno subiros, kaj kiam malheliĝos inter la montoj, tiam neniu povos trovi la vojon sur la danĝeraj padoj.

Jonatano aspektis tre serioza. Li sciis kio atendas nin, kaj mi aŭdis lin diri al Orvaro:
”La du sekvontaj horoj decidos pri la sorto de la Dornrozo-valo, mi pensas. ”Ĉu vi havas fortojn sidi sur la ĉevalo tiom longe?”

”Jes, jes, jes” diris Orvaro, ”dum dek horoj, se necesos.”

Jonatano donis al li Fjalaron por rajdi kaj helpis lin surseliĝi. Kaj tuj li fariĝis alia Orvaro. Li kvazaŭ kreskis en la selo kaj fortiĝis, jes Orvaro estis unu el tiuj kuraĝaj kaj fortaj homoj same kiel Jonatano. Estis nur mi, kiu tute ne estis kuraĝa.

Sed kiam ni surseliĝis, kaj mi sidis tie kun la brakoj ĉirkaŭ Jonatano kaj apogis la frunton kontraŭ lia dorso, tiam ŝajne iom da forteco fluis de li en min, kaj mi malpli timis. Tamen mi ne povis ne pensi kiel multe pIi agrable estus, se ni ne ĉiam devus esti tiel fortaj kaj kuraĝaj kiel nun. Imagu se ni iam denove povus esti kune, kiel dum la unuaj tagoj en la Ĉerizo-valo. Ho, kiom da tempo pasis de tiam!

Poste ni komencis nian vojaĝon. Ni rajdis en la direkto al la ponto laŭ la sunsubiro. Sed en la montaro de Karmanjaka estis multaj kaj erarigaj padoj. Neniu alia ol Jonatano povus trovi la ĝustan vojon tra tia labirinto. Sed li sukcesis, bonŝance por ni.

Mi esplore rigardis por trovi tenganojn, ĝis la okuloj doloris. Sed mi vidis neniun — neniun pli ol Orvaron, kiu rajdis malantaŭ ni en siaj teruraj kasko kaj nigra mantelo. La timego trapikis min ĉiun fojon, kiam mi turnis la kapon kaj vidis lin, ĉar mi lernis timi tiujn kaskojn kaj ĉiujn, kiuj portas ilin.

Ni rajdis kaj rajdis, kaj nenio okazis. Estis kviete kaj pace kaj bele survoje. Kvieta vespero en la montaro, tiel oni povus priskribi ĝin, mi pensis. Sed tiu priskribo estis tute erara. Iu ajn povos aperi en tiu silento kaj kvieto, kaj ni sentis nur malagrablan streĉon. Eĉ Jonatano estis maltrankvila kaj ĉiam gvatema.

”Kiam ni nur estos transirintaj la ponton,” li diris ”tiam la plej grava danĝero estos malantaŭ ni .

”Kiam ni atingos ĝin?” mi demandis.

”Post malpli ol duona horo, se ĉio bone iros ”, diris Jonatano.

Sed ĝuste en tiu momento ni ekvidis ilin; trupon da tenganoj, ses virojn kun lancoj, sur nigraj ĉevaloj. Ili aperis tie, kie la pado kurbiĝas ĉirkaŭ la montoflanko kaj trotis rekte al ni.

”Nun temas pri vivo aŭ morto,” diris Jonatano. ”Venu Orvaro!”

Orvaro rapide antaŭenrajdis por flanki nin, kaj Jonatano transĵetis siajn konduk-rimenojn al li, por ke ni aspektu kiel kaptitoj. Ili ankoraŭ ne rimarkis nin. Sed estis tro malfrue por fuĝi. Kaj cetere, kien fuĝi? La sola, kion ni povis fari, estis, daŭrigi la rajdadon kaj esperi, ke la mantelo kaj la kasko de Orvaro trompos ilin.

”Vivanta mi neniam cedos,” diris Orvaro. ”Mi deziras, ke vi tion sciu, Leonkoro! ”

Kiel eble plej kviete ni rajdis kontraŭ niaj malamikoj. Pli kaj pli proksimen ni venis. Mi frostosentis sur la dorso, kaj mi havis tempon pensi, ke, se ni estos kaptitaj nun, ili prefere estu kaptintaj nin en la Katla-kaverno, por tiel eviti tutnoktan, vanan turmentadon.

Ni renkontiĝis. Ili bridis siajn ĉevalojn por preterpasi nin sur la mallarĝa pado. Kaj tiu, kiu gvidis, estis malnova konatulo. Neniu alia ol Perko.

Sed Perko ne rigardis nin. Li rigardis nur al Orvaro. Kaj kiam ili preterrajdis unu la alian, li demandis:
”Ĉu vi aŭdis, ĉu oni jam trovis lin?”

”Ne, mi nenion aŭdis,” diris Orvaro.

”Kien vi iras?” demandis Perko.

”Mi kondukas du kaptitojn,” respondis Orvaro, kaj Perko ne ricevis pli da informo.

Kaj ni daŭrigis la rajdadon tiel rapide kiel ni kuraĝis.

”Singarde turnu vin, Biskoto, kaj raportu, kion ili faras,”

diris Jonatano. Mi faris tion, kion li diris.

”Ili forrajdas,” mi diris.

”Dank’ al Dio,” diris Jonatano.

Sed li ĝojis tro frue. Ĉar nun mi vidis, ke ili haltis kaj observis nin.

”Ili ekpripensas,” diris Jonatano.

Jes, evidente, ili tion faris.

”Haltu momenton,” kriis Perko. ”Haltu, mi volas rigardi vin kaj viajn kaptitojn pli proksime.”

Orvaro kunpremis la dentojn.

”Ek, Jonatano,” li diris. ”Ne haltu! Alie ni estos mortintoj.”

Kaj ni ekgalopegis.

Tiam Perko kaj la tuta trupo turnis sin. Jes ili turnis sin kaj sekvis nin tiel rapide, ke la kolharoj de iliaj ĉevaloj flirtis.

”Nun, Grimo, montru kion vi kapablas,” vokis Jonatano.

Kaj ankaŭ vi, mia Fjalaro, mi pensis, kaj ĝuste en tiu momento mi forte deziris, ke estu mi, kiu rajdas lin.

Pli rapidajn ĉevalojn ol Grimo kaj Fjalaro neniu posedis, ho, ili flugis laŭ la pado, ili sciis, ke nun temas pri vivo aŭ morto. La persekutantoj sekvis nin. Ni aŭdis la klakadon de la hufoj, foje proksime, foje fore, sed ĉiam obstine. Ili ne rezignis, ĉar nun Perko konstatis, kiun li ĉasas, kaj tian predon neniu tengano volas malhavi. Tio estus io, liveri tian valoran kaptaĵon al Tengo en lian fortikaĵon!

Ili preskaŭ atingis nin, kiam ni galopis trans la ponton, kaj kelkaj lancoj sible falis ĉirkaŭ ni. Sed ili ne trafis nin.

Nun ni estis ĉe la Nangijala-flanko, kaj laŭ Jonatano la plej granda danĝero devus esti malantaŭ ni. Sed tion mi ne povis konstati. Male! Ili daŭrigis la pelĉason laŭlonge de la rivero.

Alte sur la riverbordo serpentumis la pado, kiu kondukas al la Dornrozo-valo, kaj sur tiu ni furioze galopis. Tien ni estis survoje alian someran vesperon, ŝajne antaŭ miloj da jaroj.

Tiam ni venis rajdante en la krepusko, Jonatano kaj mi, malrapide rajdante survoje al nia unua subĉiela fajro. Tiel oni devus vojaĝi laŭ riveroj, ne kiel nun, tiel ke la ĉevaloj preskaŭ mortfalas.

Plej furioze rajdis Orvaro. Ĉar nun li rajdis hejmen — al la Dornrozo-valo. Jonatano ne povis resti flanke de li. Kaj Perko nun komencis proksimiĝi al ni. Mi ne komprenis kial, ĝis mi finfine konstatis, ke estas pro mi. Pli rapida rajdanto ol Jonatano ne ekzistas. Neniu atingus lin, se li estus sola sur la ĉevalo. Sed nun li devis konsideri min la tutan tempon, kaj tio malhelpis lin.

Tiu ĉi rajdado decidos pri la sorto de la Dornrozo-valo, Jonatano estis dirinta. Kaj nun dependis de mi, kiamaniere ĝi finiĝos. Kia terura penso! Kaj ĝi finiĝos malbone, pri tio mi pli kaj pli konvinkiĝis. Ĉiun fojon, kiam mi turnis min kaj rigardis malantaŭen, tiuj nigraj kaskoj estis iom pli proksimaj. Foje ili estis kaŝitaj malantaŭ monteto aŭ kelkaj arboj, sed poste ili senkompate denove aperis pli kaj pli proksime.

Jonatano nun sciis, same bone kiel mi, ke ni ne kapablos savi nin. Ne ambaŭ. Kaj estis necese, ke Jonatano eskapu. Ne okazu, ke li estos kaptita pro mi. Tial mi diris:
”Jonatano, faru kiel mi nun diros. Faligu min malantaŭ kurbiĝo, kiam ili tion ne vidos. Kaj atingu Orvaron!”

Unue li surpriziĝis, tion mi rimarkis. Sed ne tiel, kiel mi surpriziĝis pri mi mem.

”Ĉu vi vere kuraĝas?” demandis Jonatano.

”Ne, sed mi tamen volas fari tion,” mi diris.

”Eta, kuraĝa Biskoto,” li diris. ”Mi revenos por preni vin.

Tuj kiam Orvaro estos sekura ĉe Matiaso, mi revenos.”

”Ĉu vi promesas tion?” mi diris.

”Jes, kompreneble, kion vi pensas?” li diris.

Ni nun atingis la salikon, kie ni banis nin, kaj mi diris:
”Mi kaŝos min en nian arbon. Trovu min tie! ”

Ne estis tempo por diri pli, ĉar nun ni estis kaŝitaj malantaŭ deklivo, kaj Jonatano bridis la ĉevalon, tiel ke mi povu ŝovi min malsupren. Poste li denove ekrapidis. Kaj mi tuj flankenruliĝis en kaveton. Tie mi kuŝis kaj spektis la pretertondrantajn persekutantojn. Mi ekvidis la stultan vizaĝon de Perko. Li minace grimacis, kvazaŭ li estus sovaĝa besto — kaj lian vivon Jonatano savis! Sed nun Jonatano jam atingis Orvaron, kaj mi vidis ilin kune malaperi, kaj mi ĝojis. Rajdu vi, Perko, mi pensis, se vi opinias, ke tio helpas! Orvaron kaj Jonatanon vi ne pluvidos.

Mi restis kuŝanta en la kaveto ĝis Perko kaj liaj soldatoj ankaŭ malaperis. Tiam mi kuris al la rivero kaj al mia arbo.

Estis agrable enrampi en la verdan branĉaron kaj komforte sidi en branĉoforko. Ĉar nun mi estis laca.

Eta remboato balanciĝis tuŝante la bordon ĝuste apud la arbo. Ĝi verŝajne malligiĝis de ie pli supre laŭ la rivero. Ĉar ĝi ne estis ŝnurfiksita. Tiu, kiu perdis ĝin, certe nun malĝojas, mi pensis. Mi sidis tie kaj pripensis diversajn aferojn kaj ĉirkaŭrigardis. La muĝantan akvon mi rigardis kaj la rokon de Perko, sur kiu li meritis forlasite sidi nun, tiu kanajlo. Kaj mi vidis la Katla-monton ĉe la alia flanko de la rivero kaj demandis min, kiel iu homo kapablis enkarcerigi aliajn homojn en tiajn terurajn kavernojn. Mi ankaŭ pensis pri Orvaro kaj Jonatano kaj deziris tiel forte, ke doloris en mi, ke ili eskapu en nian subteran pasejon antaŭ ol Perko atingos ilin. Kaj mi demandis min, kion Matiaso diros, kiam li trovos Orvaron en la kaŝejo. Kielmulte li ĝojos pri ĉio ĉi, mi meditis.

Sed ekkrepuskiĝis, kaj nur nun mi komprenis, ke eble mi devos resti tie ĉi la tutan nokton. Certe Jonatano ne povos reveni antaŭ ol malheliĝos. Estis timige malagrable, la timego rampis super min kune kun la krepusko, kaj mi sentis min soleca.

Tiam mi subite vidis virinon sur ĉevalo alte sur la riverbordo. Estis neniu alia ol Sofia. Verdire estis Sofia, neniam mi pli ĝojis vidi ŝin ol en tiu momento.

”Sofia,” mi kriis. ”Sofia, jen estas mi!”

Kaj mi grimpis el la arbo kaj svingis la brakon. Sed pasis iom da tempo, antaŭ ol mi komprenigis al ŝi, ke vere estas mi.

”Ĉu vere, Karlo,” ŝi vokis, ”kiamaniere vi alvenis tien ĉi? Kaj kie estas Jonatano? Atendu momenton, mi venos malsupren al vi, ĉar ni devas trinkigi niajn ĉevalojn.”

Kaj tiam mi vidis malantaŭ ŝi du virojn, ankaŭ sur ĉevaloj.

Mi rekonis unu el ili, estis Huberto. La alia estis kaŝita, sed kiam li iom antaŭenrajdis, mi vidis lin. Estis Joso.

Sed ne povis esti Joso — mi opiniis, ke mi eble fariĝis freneza kaj vidis fantomojn. Ne eblis, ke Sofia venis tien ĉi kun Joso! Kio okazis erare? Ĉu ankaŭ Sofia freneziĝis, aŭ ĉu mi sonĝis, ke Joso estas perfidulo? Ne, ne, mi ne sonĝis, li estas perfidulo! Kaj mi ne vidis fantomojn, ĉar jen Joso, ververe li!

Kio nun okazos? Kio nun okazos?

Li venis en la krepusko rajdante malsupren al la rivero, kaj li vokis de longa distanco:
”Nu, eta Karlo Leonkoro, ni renkontiĝas ankoraŭfoje!”

Ili venis ĉiuj tri. Mi staris atendante ilin apud la akvo kun nur unu sola penso en la kapo: Helpu min! Kio nun okazos?

Ili deseliĝis, kaj Sofia kuris al mi kaj ĉirkaŭbrakis min. Ŝi estis tiel gaja, ke la okuloj brilis.

”Ĉu vi denove eliris por ĉasi lupojn?” diris Huberto ridante.

Sed mi staris tie silente kaj nur fiksrigardis.

”Kien vi estas survoje?” mi finfine sukcesis diri.

”Joso montros al ni, kie ni plej bone povos trapasi la muron,” diris Sofia.

”Kiam la tago de la batalo venos, ni devos tion scii.”

”Jes, tion ni devos scii,” diris Joso. ”Ni devas havi pretan planon antaŭ ol ni atakos.”

Bolis en mi. Sendube vi havas vian planon preta. Mi ja sciis, kial li venis. Li logos Sofian kaj Huberton en kaptilon. Al tuja pereo li logos ilin, se neniu malhelpos lin. Sed iu ja devos malhelpi lin, mi pensis. Kaj poste mi komprenis, ke estas mi, kiu devas tion fari senprokraste. Devas okazi ĝuste nun, kiel ajn mi malŝatas tion fari. Sed kiamaniere mi komencu?

”Sofia, kiel fartas Bianka?” fine mi demandis.

Tiam Sofia rigardis min malgaje.

”Bianka neniam revenis de la Dornrozo-valo,” ŝi diris. ”Sed ĉu vi scias ion pri Jonatano?”

Ŝi ne volis paroli pri Bianka. Sed mi eksciis tion, kion mi volis scii. Bianka estis mortpafita. Tial Sofia venis tien ĉi kun Joso. Nian mesaĝon ŝi neniam ricevis.

Joso ankaŭ volis aŭdi, ĉu mi sciis ion pri Jonatano.

”Mi esperas, ke li ne estas kaptita,” li diris.

”Ne, li ne estas,” mi diris kaj rigardis al Joso firme en la okulojn. ”Li ĵus savis Orvaron el la Katla-kaverno.”

Tiam Joso paliĝis en sia ru ̧floranta vizaĝo kaj fariĝis muta.

Sed Sofia kaj Huberto ĝojkriis, ho, kiel ili ĝojkriis! Sofia denove ĉirkaŭbrakis min, kaj Huberto diris:
”Estas la plej bona novaĵo, kiun vi povis diri.”

Ili volis scii, kiel ĉio tio okazis. Sed Joso ne volis scii tion. Li subite volis hasti. ”Poste ni aŭdos pri tio,” li diris. ”Ni devos atingi nian celon antaŭ ol malheliĝos.”

Jes, ĉar la soldatoj de Tengo certe jam embuskas nin, mi pensis.

”Venu, Karlo,” diris Sofia, ”ni kune rajdos sur mia ĉevalo, vi kaj mi.”

”Ne,” mi diris, ”vi ne rajdu ien ajn kun tiu perfidulo.”

Mi fingromontris al Joso. Kaj mi pensis, ke li mortigos min.

Li ekprenis min ĉirkaŭ la kolo per siaj grandaj manoj kaj elsiblis:
”Kion vi diras? Ankoraŭ unu vorton, kaj vi ne plu vivos.”

Sofia persvadis lin liberigi min. Sed ŝi ne ŝatis tion kion mi faris.

”Karlo, estas fie nomi homon perfidulo, kiam tio ne estas vero. Sed verŝajne vi estas tro juna por kompreni tion, kion vi ĵus diris.”

Kaj Huberto, li iomete ridis.

”Mi pensis, ke estas mi, kiu estas la perfidulo. Mi, kiu scias tro multe kaj ŝatas blankajn ĉevalojn, aŭ kion ajn vi skribis sur la kuirejan muron hejme?”

”Jes, Karlo, vi elĵetas akuzojn ĉiudirekten,” Sofia severe diris. ”Vi devas ĉesi tion!”

”Mi petas pardonon, Huberto,” mi diris.

”Nu, kaj Joso?” demandis Sofia.

”Mi ne petas pardonon pro tio, ke perfidulon mi nomas perfidulo,” mi diris. Sed ili simple ne volis kredi min. Estis terure, kiam mi komprenis tion. Ili volis antaŭeniri kun Joso.

Ili iris al sia propra pereo, kion ajn mi provis fari por haltigi ilin.

”Li gvidas vin en kaptilon,” mi kriis. ”Mi tion scias! Mi tion scias! Demandu lin pri Vedero kaj Kadero, kiujn li kutimas renkonti en la montaro! Kaj demandu lin, kiamaniere li perfidis Orvaron!”

Joso denove volis ataki min, sed li regis sin.

”Ĉu ni fine povos ekiri?” li demandis, ”aŭ ĉu ni endanĝerigu ĉion nur pro la mensogoj de tiu knabo?”

Li ĵetis al mi rigardon plenan de malamo.

”Kaj vin mi iam ŝatis,” li diris.

”Iam ankaŭ mi ŝatis vin,” mi respondis.

Mi povis vidi, kiel li timis sub sia kolerego. Li vere urĝiĝis nun, li devis kaptigi Sofian kaj enkarcerigi ŝin antaŭ ol la vero evidentiĝos. Alie lia propra vivo estos en danĝero.

Kia malŝarĝo devis esti por li, ke Sofia ne volis aŭdi la veron. Ŝi fidis je Joso, ŝi ĉiam fidis lin. Kaj mi, kiu akuzis unu personon post la alia, kial ŝi kredu min? ”Nu, Karlo, ni iru!”

ŝi diris, ”mi pridiskutos tion kun vi poste.”

”Ne estos iu ’poste’, se vi sekvos Joson,” mi vokis.

Mi ploris. Nangijala neniel perdu Sofian, kaj jen mi staris kaj ne kapablis savi ŝin. Ĉar ŝi ne volis esti savita.

”Nun, Karlo, ni iru!” ŝi obstine ripetis.

Sed ĝuste tiam mi rememoris ion.

”Joso,” mi kriis ”malfermu la ĉemizon, kaj montru, kion vi havas sur via brusto! ”

La vizaĝo de Joso mortpaliĝis, tiel ke eĉ Sofia kaj Huberto devis rimarki tion, kaj li metis la manon sur la bruston, kvazaŭ li volis protekti ion.

Silentiĝis momente. Sed poste Huberto diris per raŭka voĉo:
”Joso, faru kiel la knabo diras!”

Sofia staris silente kaj longe rigardis Joson. Sed li ne kuraĝis rigardi ŝin. ”Urĝas,” li diris kaj iris al sia ĉevalo. La rigardo de Sofia severiĝis.

”Ne tiom urĝas,” ŝi diris. ”Mi estas via ĉefo, Joso, montru al mi vian bruston!”

Estis terure vidi Joson en tiu momento. Li staris spireganta, paralizita kaj timigita kaj ne sciis ĉu fuĝi aŭ resti. Sofia aliris lin, sed li forpuŝis ŝin per la kubuto. Tion li ne estu devinta fari. Ŝi forte kaptis lin kaj malfermŝiris lian ĉemizon.

Kaj tie sur lia brusto estis la Katla-signo. Drakokapo, kaj ĝi brilis kiel sango. Tiam Sofia eĉ pli paliĝis ol Joso.

”Perfidulo,” ŝi kriis. ”Estu malbenita pro tio, kion vi faris kontraŭ la valoj de Nangijala!”

Finfine reviviĝis Joso. Li ekblasfemis kaj kuregis al sia ĉevalo. Sed Huberto estis tie antaŭ li kaj malhelpis lin. Tiam li turnis sin kaj panike ĉirkaŭrigardis por serĉi alian eskapvojon.

Li ekvidis la remboaton. Per unu salto li estis en ĝi kaj antaŭ ol Sofia aŭ Huberto eĉ atingis la bordon, la torento portis lin ekster ilian atingopovon.

Tiam li ridis, kaj terura rido estis tio.

”Mi punos vin, Sofia,” li kriis. ”Kiam mi venos kiel reganto super la Ĉerizo-valo, tiam mi forte punos vin.”

Vi kompatinda frenezulo, vi neniam revenos al la Ĉerizovalo, mi pensis. Al la Karma-falo vi venos, ĝis tie kaj ne plu.

Li provis remi, sed furiozaj ondoj kaj kirl-akvoj kaptis la boaton kaj ĵetis ĝin inter si por frakasi ĝin. La ondoj fortiris de li la remilojn. Kaj muĝanta ondo kaptis lin kaj ĵetis lin en la akvon. Tiam mi ploris kaj volis savi lin, kvankam li estis perfidulo. Sed por Joso ne plu estis savo, tion mi sciis. Estis tiel terure kaj tiel malĝojige, stari tie en la krepusko kaj vidi kaj scii, ke Joso estas tute sola kaj senhelpa tie inter la sovaĝaj akvo-kirlaĵoj. Ni vidis lin ankoraŭ unu fojon aperi sur ondokresto. Poste li malaperis. Kaj ni ne plu vidis lin.

Malheliĝis, kiam la Rivero de la Praaj Riveroj kaptis Joson kaj forportis lin al la Karma-falo.

Ĉapitro 15

La tago de la batalo fine venis, la tago, kiun ĉiuj atendis.

Ŝtormis super la Dornrozo-valo tiun tagon, tiel forte, ke arboj kliniĝis kaj rompiĝis. Sed certe ne estis tia ŝtormo, pri kiu Orvaro parolis, kiam li diris:
”La ŝtormo de la libereco venos, kaj ĝi rompos la premantojn same kiel arboj rompiĝas kaj falas. Ĝi tondrados antaŭen kaj forpelos nian sklavecon kaj fine liberigos nin! ”

Tiel li parolis en la kuirejo de Matiaso. Tien homoj sekrete venis por aŭskulti kaj vidi lin, jes lin kaj Jonatanon ili volis vidi.

”Vi du, vi estas nia konsolo kaj nia espero, vi estas ĉio, kion ni havas,” ili diris. Kaj ili kaŝe venis al la Matias-bieno vespere, kvankam ili sciis, kiel danĝere estas.

”Ĉar ili volas aŭdi pri la ŝtormo de la libereco same kiel infanoj volas aŭdi fabelojn,” diris Matiaso.

La tago de la batalo estis la sola afero, pri kio ili pensis kaj al kio ili sopiris. Kaj tio estis tre komprenebla. Post la fuĝo de Orvaro, Tengo agis pli kruele ol antaŭe. Ĉiun tagon li trovis novan manieron suferigi kaj puni la Dornrozo-valon, kaj pro tio oni malamis lin eĉ pli forte ol antaŭe kaj forĝis pli kaj pli da armiloj en la valo.

Kaj de la Ĉerizo-valo venis por helpi pli kaj pli da batalantoj por libereco. Sofia kaj Huberto starigis milito-tendaron en la plej profundaj kaŝejoj de la arbaro tie, kie loĝis Elfrida.

Kelkfoje dum la noktoj Sofia rampis tra la subtera irejo, kaj en la kuirejo de Matiaso ili elpensis siajn planojn por la batalo, ŝi kaj Orvaro kaj Jonatano.

Mi kuŝis tie kaj aŭskultis ilin. Mi havis mian dormlokon sur la kuireja sofo nun, ĉar devis esti loko por Orvaro en la kaŝejo, kaj ĉiun fojon, kiam Sofia venis, ŝi diris:
”Jen mia savanto! Mi esperas, ke mi ne forgesis danki vin, Karlo?”

Kaj tiam Orvaro ĉiufoje diris, ke mi estas la heroo de la Dornrozo-valo, sed mi pensis pri Joso en la malhela akvo kaj nur sentis min malgaja.

Sofia ankaŭ aranĝis, ke ni havu panon en la Dornrozo-valo. Oni transportis ĝin trans la montaron per ŝarĝtransportiloj de la Ĉerizo-valo kaj ŝovis ĝin kontrabande tra la subtera irejo. Matiaso ĉirkaŭiris kun dorsosako kaj kaŝe disdonis ĝin.

Antaŭe mi ne sciis, ke homoj povas fariĝi tiel feliĉaj pro nur iom da pano. Nun mi tion vidis, ĉar mi iris kun Matiaso dum liaj vagadoj por disdoni la panon. Kaj mi vidis, kiel la homoj en la valo suferas kaj aŭdis ilin paroli pri la tago de la batalo, kiun ili tiel multe sopiras.

Mi mem timis tiun tagon, sed finfine ankaŭ mi preskaŭ sopiris ĝin. Ĉar estis neelteneble daŭre atendi. Kaj ankaŭ danĝere, diris Jonatano.

”Oni ne povas teni sekrete tiel multon tiom longe,” li diris al Orvaro. ”Nia revo de libereco povus facile frakasiĝi.”

Li certe pravis. Nur necesis, ke iu tengano trovu la subteran irejon aŭ ke okazu novaj domesploradoj, tiel ke Jonatano kaj Orvaro estus trovitaj en la kaŝejo. Mi timtremis eĉ je la penso pri tio.

Sed la tenganoj evidente estis kaj blindaj kaj surdaj, alie ili certe rimarkus ion. Se ili aŭskultus nur iomete, ili certe povus aŭdi, kiel tiu ŝtormo de libereco ekmuĝis — tiu ŝtormo, kiu baldaŭ skuos la tutan Dornrozo-valon. Sed ili nenion rimarkis.

La nokton antaŭ la tago de la batalo mi kuŝis sur mia sofo kaj ne povis dormi. Pro la muĝo de la ŝtormo ekstere kaj pro la maltrankvilo en mi. Morgaŭ je tagiĝo komenciĝos la batalo.

Tion ili nun decidis. Orvaro kaj Jonatano kaj Matiaso sidis ĉe la tablo kaj parolis pri tio, kaj mi kuŝis suI la sofo kaj aŭskultis.

Plej ofte oni aŭdis Orvaron. Li parolis kaj parolis, kaj liaj okuloj ardis. Li sopiris la matenon pli ol iu alia sopiris.

Mi komprenis el iliaj vortoj, ke la batalo okazos jene: Unue la pordegogardistoj ĉe la Granda Pordego kaj ĉe la Rivera Pordego estu venkitaj, tiel ke oni povos malfermi la pordegojn por Sofia kaj Huberto, kiuj tiam enrajdos kun siaj batalantoj — Sofia tra la Granda Pordego kaj Huberto tra la Rivera Pordego.

”Kaj poste ni kune venkos aŭ mortos,” diris Orvaro.

Ĉio devos rapide okazi, li diris. La valo devos esti liberigita de ĉiuj tenganoj, kaj la pordegoj devos esti ŝlositaj, antaŭ ol Tengo venos kun Katla. Ĉar kontraŭ Katla ne efikas armiloj. Ŝi povas esti venkita nur per mortmalsatigo.

”Nek lancoj, nek sagoj, nek glavoj venkos ŝin ,” li diris. ”Kaj unu sola tuŝeto de ŝia fajro sufiĉas por paralizi aŭ mortigi.”

”Sed se Katla estas ĉe Tengo tie en la montoj, ĉu helpos liberigi la Dornrozo-valon?” mi demandis. ”Kun ŝi li ja denove povos subigi nin same kiel la unuan fojon.”

”Li donis al ni muron por protekti nin, ne forgesu tion,”

diris Orvaro. ”Kaj pordegojn, kiujn oni povos fermi kontraŭ monstroj! Tiel bonkora li estas!”

”Kaj cetere, mi ne plu bezonas timi Tengon,” diris Orvaro.

Jam la saman vesperon li kaj Jonatano kaj Sofia kaj kelkaj aliaj enpenetros en la fortikaĵon de Tengo. Ili subigos lian gardistaron kaj pereigos lin tie, antaŭ ol li sciiĝos pri la ribelado en la valo. Kaj poste Katla restos katenita en sia kavo, ĝis ŝi tiel malfortiĝos kaj malsatiĝos, ke oni kapablos ŝin mortigi.

”Ne ekzistas iu alia maniero forigi la monstron,” diris Orvaro.

Poste li denove klarigis, kiel rapide oni devos forigi ĉiujn tenganojn kaj tiam diris Jonatano:
”Forigi? Vi intencas diri mortigi?”

”Jes, kion alian mi intencu?” demandis Orvaro.

”Sed mi ne kapablas mortigi iun ajn,” diris Jonatano, ”tion vi scias, Orvaro!”

”Eĉ ne, se temas pri via vivo?” demandis Orvaro.

”Ne, eĉ ne tiam,” respondis Jonatano.

Orvaro ne povis kompreni tion, kaj ankaŭ Matiaso apenaŭ komprenis.

”Se ĉiu estus kiel vi,” diris Orvaro, ”tiam la malbono regus eterne!”

Sed tiam mi diris, ke, se ĉiu estus kiel Jonatano, tiam ne ekzistus malbono. Poste mi ne plu parolis dum la tuta vespero. Nur kiam Matiaso venis kaj metis ĉirkaŭ mi la kovrilon, mi flustris al li:
”Mi timas, Matiaso!”

Kaj Matiaso karesis min kaj diris:
”Ankaŭ mi!”

Jonatano tamen devis promesi al Orvaro, ke li ĉirkaŭrajdos en la bataltumulto sur sia ĉevalo, por doni al aliaj homoj kuraĝon fari tion, kion li mem ne povis aŭ ne volis fari.

”La homoj en la Dornrozo-valo devos vidi vin,” diris Orvaro. ”Ili devos vid nin ambaŭ.”

Tiam Jonatano diris:
”Nu, se mi devos, mi faros.”

Sed mi vidis en la brilo de la sola kandeleto, kiu lumis tie en la kuirejo, kiel pala li estas.

Ni devis lasi Grimon kaj Fjalaron en la arbaro ĉe Elfrida, kiam ni revenis de la Katla-kaverno. Sed estis decidite, ke Sofia kondukos ilin kun si, kiam ŝi rajdos tra la granda pordego en la tago de la batalo.

Tio, kion mi faros, ankaŭ estis decidita. Mi faros nenion, nur atendos, ĝis ĉio estos farita. Tion Jonatano diris. Mi sidos tute sola hejme en la kuirejo kaj atendos.

Neniu multe dormis tiun nokton. Kaj venis la mateno.

Jes, venis la mateno kaj la tago de la batalo, ho, kiel doloris mia koro tiun tagon! Mi vidis pIi ol sufiĉe da sango kaj aŭdis la kriojn, ĉar oni batalis sur la deklivo malsupre de la Matias-bieno. Tie mi vidis Jonatanon ĉirkaŭrajdi, la ŝtormo forte flirtigis liajn harojn, kaj ĉirkaŭ li estis nur bataltumulto kaj hakantaj glavoj kaj siblantaj lancoj kaj flugantaj sagoj kaj krioj kaj krioj. Kaj mi diris al Fjalaro, se Jonatano mortus, tiam ankaŭ mi volos morti.

Jes, mi havis Fjalaron ĉe mi en la kuirejo. Mi ne informis iun pri tio, sed mi devis havi lin ĉe mi. Sola mi ne povis esti, tio ne eblis. Ankaŭ Fjalaro rigardis tra la fenestro al tio, kio okazis sur la deklivo ekstere. Iam li henis. Mi ne scias, ĉu li volis eksteren al Grimo, aŭ ĉu li timis, kiel mi.

Mi timis ... timis, timis!

Mi vidis Vederon fali sub la lanco de Sofia kaj Kaderon morti per la glavo de Orvaro. Ankaŭ Dodiko kaj pluraj aliaj falis dekstre kaj maldekstre. Kaj Jonatano rajdis tie meze en la batalo, ĉiam la ŝtormo flirtigis liajn harojn, kaj lia vizaĝo pIi kaj pIi paliĝis, kaj pIi kaj pIi mi sentis angoron.

Kaj venis la fino!

Multaj krioj aŭdiĝis en la Dornrozo-valo tiun tagon, sed aŭdiĝis unu, kiu ne similis al iu alia.

Meze dum la batalo sonegis batalkorno tra la ŝtormo, kaj aŭdiĝis la krio: ”Katla venas!”

Kaj poste venis la krio. La malsatkrio de Katla, kiun ĉiuj tiel bone konis. Glavoj kaj lancoj kaj sagoj teren falis. La batalantoj ne plu kapablis batali, ĉar ili sciis, ke ne plu estos savo.

Nur la muĝo de la ŝtormo kaj la batalkorno de Tengo kaj la krioj de Katla nun aŭdiĝis en la valo, kaj la fajro de Katla elŝprucis kaj mortigis ĉiujn, al kiuj Tengo fingromontris. Li montris kaj montris, kaj lia kruela vizaĝo estis malhela pro diableco, kaj nun venis la fino por la Dornrozo-valo. Tion mi sciis!

Mi ne volis vidi tion, mi ne volis vidi ... ne vidi ion ajn. Nur Jonatanon! Mi devis scii, kie li estas. Kaj mi vidis lin tuj ekster la Matias-bieno. Tie li sidis sur Grimo, li estis pala kaj tute senmova, kaj la ŝtormo kirlis en liaj haroj.

”Jonatano” mi kriis, ”Jonatano, ĉu vi aŭdas min?”

Sed li ne aŭdis min. Mi vidis lin sproni sian ĉevalon, kaj flugi malsupren laŭ la deklivo, sagorapide, pli rapide neniu rajdis en la ĉielo aŭ sur la tero, tion mi scias. Li flugis kontraŭ Tengo ... kaj li flugis preter li ... kaj poste reaŭdiĝis la batalkorno.

Sed nun estis Jonatano, kiu blovis en ĝin. Li estis forŝirinta ĝin el la mano de Tengo, kaj li blovis en ĝin tiel, ke ĝi vaste sonegis. Por ke Katla sciu, ke ŝi havis novan estron nun.

Poste tute silentiĝis. Eĉ la ŝtormo kvietiĝis. Ĉiuj silentis kaj atendis. Tengo sidis, freneza pro timego, sur sia ĉevalo kaj atendis. Katla ankaŭ atendis. Ankoraŭfoje Jonatano blovis en la kornon.

Tiam Katla kriis kaj furioze turnis sin kontraŭ tiu, kiun ŝi antaŭe absolute obeis.

”La momento de Tengo certe iam venos,” Jonatano iam diris, tion mi memoris.

Tiu momento nun venis.

Tiel finiĝis la tago de la batalo en la Dornrozo-valo. Multaj oferis siajn vivojn por la libereco. Jes, ilia valo nun estis libera. Sed tiuj, kiuj kuŝis mortintaj, ne sciis pri tio.

Matiaso mortis, mi ne plu havis avon. Huberto mortis, li estis la unua, kiu mortfalis. Li eĉ ne trapasis la Riveran Pordegon, ĉar tie li renkontis Tengon kaj liajn soldatojn. Sed antaŭ ĉio li renkontis Katlan. Ĝuste tiun tagon Tengo venis kun Katla, por puni la Dornrozo-valon pro la fuĝo de Orvaro.

Tengo ne sciis, ke estas la tago de la batalo. Sed kiam li konstatis tion, li certe ĝojis, ke Katla estas kun li.

Sed li estis mortigita nun, Tengo, same mortigita kiel la aliaj.

”Nia turmentanto ne plu ekzistas” diris Orvaro. ”Niaj infanoj vivos en libereco kaj estos feliĉaj. Baldaŭ la Dornrozovalo estos sama kiel ĝi estis antaŭe.”

Sed mi pensis, ke kiel antaŭe, neniam estos la Dornrozovalo. Ne por mi. Ne sen Matiaso.

Orvaro ricevis vundon per glavo en la dorso, sed estis kvazaŭ li ne sentis ĝin aŭ ne atentis pri ĝi. Liaj okuloj ankoraŭ ardis, kiam li parolis al la homoj en la valo.

”Ni denove estos feliĉaj,” li diris fojon post fojo.

Multaj ploris en la Dornrozo-valo tiun tagon. Sed ne Orvaro.

Sofia vivis, ŝi eĉ ne estis vundita. Kaj nun ŝi reiros hejmen al la Ĉerizo-valo, ŝi kaj ŝiaj batalantoj, tiuj kiuj ankoraŭ vivis.

Ŝi venis al la Matias-bieno, por adiaŭi nin.

”Tie ĉi loĝis Matiaso,” ŝi diris kaj ploris. Poste ŝi ĉirkaŭbrakis Jonatanon. ”Baldaŭ venu hejmen al la Rajdisto-bieno,” ŝi diris. ”Mi pensos pri vi ĉiun momenton, ĝis mi revidos vin.”

Kaj poste ŝi rigardis min.

”Vi, Karlo, ĉu vi akompanos min?”

”Ne,” mi diris, ”ne, mi akompanos Jonatanon.”

Mi tre timis, ke Jonatano forsendos min kun Sofia, sed tion li ne faris.

”Mi deziras, ke Karlo restu kun mi,” li diris.

Sur la deklivo malsupre de la Matias-bieno kuŝis Katla, kiel granda, terura bulego, silenta kaj sata de sango. De tempo al tempo ŝi rigardis Jonatanon, kiel hundo rigardas por ekscii kion volas ĝia mastro. Ŝi nun ne tuŝis iun, sed tiom longe kiel ŝi kuŝis tie, la timego daŭre kovris la valon. Neniu kuraĝis esti gaja. La Dornrozo-valo nek povas ĝojkrii pro sia libereco nek funebri siajn mortintojn, dum Katla troviĝas tie ĉi, diris Orvaro. Kaj unu sola persono ekzistis, kiu povis rekonduki ŝin al ŝia kavo. Estis Jonatano.

”Ĉu vi helpos al la Dornrozo-valo lastan fojon?” demandis Orvaro. ”Se vi kondukos ŝin tien kaj katenos ŝin, mi faros la ceteron, kiam la tempo venos.”

”Jes,” diris Jonatano, ”unu lastan fojon mi helpos al vi, Orvaro.”

Kiamaniere oni devus rajdi laŭlonge de rivero, tion mi bone scias. Oni rajdas malrapide kaj rigardas la riveron flui malsupre kaj la akvon ŝanĝbrili kaj la branĉojn de la salikoj danci en la vento. Sed oni ne rajdu kun drako tuj malantaŭ si.

Sed tion ni faris. Kaj ni aŭdis la pezajn paŝojn de ŝiaj piedegoj malantaŭ ni. Bump, bump, bump, bump sonis tiel timige dum ŝi iris, ke Grimo kaj Fjalaro preskaŭ freneziĝis. Ni apenaŭ povis ilin bridi. De tempo al tempo Jonatano blovis en la kornon. Ankaŭ tio estis terura sono, kaj Katla certe ne ŝatis tion. Sed ŝi devis obei, kiam ŝi aŭdis gin. Tio estis la sola, kio konsolis min dum nia rajdado.

Ni diris eĉ ne unu vorton unu al la alia, Jonatano kaj mi, ni nur rajdis tiel rapide kiel ni kapablis. Antaŭ ol venis la nokto kaj la malhelo, Jonatano devis kateni Katlan en ŝian kavon, kie ŝi mortos. Poste ni neniam plu vidos ŝin, kaj ni forgesos, ke ekzistas lando kiel Karmanjaka. La Montoj de la Praaj Montoj povos stari tie eterne, sed ni neniam plu rajdos tiun vojon, tion Jonatano promesis al mi.

Kvietiĝis dum la vespero, neniu ŝtormo, sed kvieta, varma vespero. Kaj estis tiel bele, baldaŭ la suno subiris. Ĝuste en tia vespero oni devus rajdi laŭlonge de riveroj sen timi, mi pensis.

Sed mi ne montris tion al Jonatano, ke mi timas.

Fine ni estis ĉe la Karma-falo.

”Karmanjaka, vi vidas nin nun la lastan fojon,” diris Jonatano, kiam ni rajdis trans la ponton. Kaj poste li blovis en la kornon.

Katla vidis sian rokon sur la alia flanko de la rivero. Ŝajnis, ke ŝi volas iri tien, ĉar aŭdiĝis fervora siblo el ŝi. Rekte ĉe la tarsoj de Grimo ŝi siblis. Pli bone, se ŝi ne estus farinta tion.

Ĉar tiam jeno okazis: Grimo flankensaltis tute timigita kaj puŝiĝis kontraŭ la pontoapogilo. Kaj mi ekkriis, ĉar mi pensis, ke Jonatano kap-antaŭen falus en la Karma-falon. Tion li ne faris. Sed la korno flugis el lia mano kaj malaperis profunde en la muĝantan akvon.

La kruelaj okuloj de Katla ĉion vidis, kaj nun ŝi sciis, ke ŝi ne plu havas mastron. Tiam ŝi kriegis, kaj fajro elfluis el ŝiaj naztruoj.

Ho, kiel ni rajdis por savi niajn kompatindajn vivojn! Kiel ni rajdis! Kiel ni rajdis! Trans la ponton kaj poste laŭ la pado supren al la fortikaĵo de Tengo kun Katla siblanta malantaŭ ni.

Tiu pado zigzagis supren tra la Montoj de la Praaj Montoj.

Kaj eĉ ne en sonĝo io povis esti tiel terura, kiel fuĝi tie de roko al roko kun Katla malantaŭ si. Ni havis ŝin tiel proksime ĉe la piedoj, ke ŝia fajro preskaŭ lekis nin. Elĵetiĝis flamo terure proksime al Jonatano. Dum terura momento mi pensis, ke li estis bruligita, sed li kriis:
”Ne haltu! Rajdu! Rajdu!”

Kompatindaj Grimo kaj Fjalaro, Katla ekscitis ilin tiel, ke ili preskaŭ kreviĝis por eskapi de ŝi. Supren laŭ la pado tra ĉiuj kurbiĝoj ili kuregis tiel, ke la ŝaŭmo ŝprucis ĉirkaŭ ili, pli kaj pli rapide, ĝis iliaj fortoj komencis elĉerpiĝi. Sed tiam Katla iom postrestis kaj ŝi kriis furioze pro tio. Ŝi estis sur sia propra tereno nun, kaj tie neniu eskapu. Sia bump, bump, bump aŭdiĝis pli kaj pli rapide, kaj mi sciis, ke ŝi fine venkos. Pro sia obstina krueleco.

Longe, longe ni tiel rajdis, kaj ni ne plu esperis je iu savo.

Ni venis supren en la montaron nun. Ankoraŭ ni estis iom antaŭ Katla, kaj ni vidis ŝin rekte sub ni sur la mallarĝa rokobreto super la Karma-falo. Kaj tie ŝi momente restis. Ĉar tio estis ŝia roko. Estis tie, kie ŝi kutime staris kaj fiksrigardis en la profundecon. Kaj tion ŝi faris ankaŭ nun. Kvazaŭ kontraŭvole ŝi haltis kaj rigardadis malsupren en la falon. Fajro kaj fumo elĵetiĝis el ŝiaj naztruoj, kaj ŝi malpacience stamfis tien kaj reen. Sed subite ŝi memoris nin, kaj rigardaĉis supren al ni per ardantaj okuloj.

Vi kruela bestaĉo, mi pensis, vi kruela, kruela, kial vi ne restas sur via roko?

Sed mi sciis, ke ŝi venos. Ŝi venos ...

Ni atingis la grandan rokon, kie ni vidis ŝian teruran kapon la unuan fojon, kiam ni venis al Karmanjaka. Kaj nun niaj ĉevaloj subite ne plu havis fortojn. Estas timige malagrable, kiam ĉevalo kolapsas. Sed tio nun okazis. Grimo kaj Fjalaro simple kolapsis sur la pado. Kaj se ni antaŭe ankoraŭ esperis miraklon por savi nin, nun nenio restis krom malespero.

Ni estis perditaj, tion mi sciis. Kaj ankaŭ Katla sciis tion.

Diabla triumfo montriĝis en ŝiaj okuloj! Ŝi staris senmove sur sia roko kaj rigardaĉis supren al ni. Ŝajnis al mi, ke ŝi mokridis. Ŝi ne plu rapidis. Estis kvazaŭ ŝi pensis: Mi venos, kiam mi venos. Sed vi povos kalkuli je mi!

Jonatano rigardis min tiel bonkore, kiel li kutimis.

”Pardonu al mi Biskoto, ke mi faligis la kornon,” li diris.

”Sed vere ne estis mia kulpo.”

Mi volis diri al Jonatano, ke mi neniam, neniam, neniam havis ion ajn por pardoni al li, sed mi estis muta pro timo.

Katla ankoraŭ restis staranta malsupre. Fajro kaj fumo venis en blovetoj el ŝiaj naztruoj kaj ŝiaj piedoj denove ekstamfis. Ni staris protektitaj malantaŭ la granda roko, por ke ŝiaj fajroĵetoj ne atingu nin. Mi alkroĉigis min al Jonatano, ho, kiel forte mi alkroĉigis min, kaj li rigardis min kun larmoj en la okuloj.

Sed subite li furiozis. Li klinis sin antaŭen kaj kriis al Katla tie malsupre:
”Vi ne tuŝu Biskoton! Aŭskultu tion, vi monstro, vi ne tuŝu Biskoton, ĉar ... ” Li ĉirkaŭprenis la rokon kvazaŭ li estus giganto, kiu kapablis timigi ŝin. Sed li ne estis giganto, kaj li ne povis timigi Katlan. Sed la roko kuŝis malfirme sur la rando de la krutaĵo.

”Nek lancoj nek sagoj nek glavoj venkos Katlan ,” Orvaro diris. Li ankaŭ estus povinta diri, ke eĉ roko ne tion faras, kiel ajn granda ĝi estas.

Katla ne estis mortigita per la roko, kiun Jonatano rulis sur ŝin. Sed ĝi rekte trafis ŝin. Kaj kun krio, kiu povus faligi montojn, ŝi falis malantaŭen en la Karma-falon.

Ĉapitro 16

Ne, Jonatano ne mortigis Katlan. Karmo faris tion. Kaj Katla mortigis Karmon. Antaŭ niaj okuloj. Ni vidis tion.

Neniu alia ol Jonatano kaj mi vidis du monstrojn el al pratempo periigi unu la alian. Ni vidis ilin lukti unu kontraŭ la alia en la Karma-falo ĝismorte.

Kiam Katla ekkriis kaj malaperis, ni unue ne povis tion kredi. Ne estis kredeble, ke ŝi vere malaperis. Tie, kie ŝi subakviĝis, ni vidis nur kirliĝantan ŝaŭmon. Nenion pli. Neniun Katlan.

Sed poste ni vidis la serpentan drakon. Li levis sian verdan kapon el la ŝaŭmo, kaj lia vosto kirlis la akvon, ho, li estis terura, giganta serpento, same longa kiel la rivero estis larĝa, ĝuste kiel diris Elfrida.

Drakserpento en la Karma-falo, pri kiu ŝi aŭdis fabelojn, kiam ŝi estis knabineto, li ne estis pli fabela ol Katla. Li ekzistis kaj estis monstro same terura kiel Katla. Lia kapo balanciĝis ĉiudirekten, li serĉis ... kaj tiam li vidis Katlan. Ŝi leviĝis el la profundo kaj subite estis meze en la akvokirlaĵoj, kaj siblante la serpento ĵetis sin super ŝin kaj volvis sin ĉirkaŭ ŝin. Ŝi ŝprucis sian mortofajron kontraŭ li, sed li ĉirkaŭpremis ŝin tiel forte, ke la fajro estingiĝis en ŝia brusto. Tiel ili mortvundis unu la alian denove kaj denove. Ili ambaŭ batis kaj mordis kaj volis mortigi. Mi supozis, ke ili sopiris tion ek de la pratempo, jes, ili batis kaj mordis furiozege, ĵetis siajn terurajn korpojn unu kontraŭ la alia en la kirliĝanta akvo. Katla kriegis inter la mordoj, sed Karmo atakis tute silente, kaj nigra draksango kaj verda serpentosango elfluis en la blankan ŝaŭmon kaj farbis ĝin malhele kaj venene.

Kiom longe ili batalis? Mi ne scias. Ŝajnis al mi, ke mi staris tie sur la pado dum miloj da jaroj kaj vidis nenion alian ol la du furiozajn monstrojn en ilia lasta batalo.

Longa kaj terura batalo estis tio, sed finfine ĝi ĉesis. Venis tranĉa krio de Katla, estis ŝia mortkrio, poste ŝi silentis. Tiam Karmo ne plu havis kapon. Sed lia korpo daŭrigis la premon ĉirkaŭ ŝi, kaj kunvolvitaj ili subakviĝis malsupren en la profundon, kaj poste ne plu estis iu Karmo aŭ iu Katla, ili estis for kvazaŭ ili neniam ekzistis. La ŝaŭmo denove estis blanka kaj la venena monstro-sango forlavita de la fortaj akvoj de la Karma-falo. Ĉio estis kiel antaŭe, kiel ekde la pratempo.

Ni staris tie sur la pado kaj tremspiris, kvankam ĉio estis finita. Paroli ni ne kapablis dum longa tempo. Sed fine Jonatano diris:
”Ni devas for de tie ĉi! Rapide! Baldaŭ malheliĝos, kaj mi ne volas esti en Karmanjaka, kiam la nokto falos.”

Kompatindaj Grimo kaj Fjalaro. Mi ne scias, kiel ni persvadis ilin ekstari kaj kiel ni sukcesis foriri de tiu loko. Ili estis tiel elĉerpitaj, ke ili apenaŭ povis levi la hufojn.

Sed ni forlasis Karmanjakan kaj lastan fojon rajdis trans la ponton. Poste la ĉevaloj ne plu havis fortojn por eĉ unu paŝo.

Tuj kiam ni atingis la alian finon de la ponto ili falis kaj restis kuŝantaj. Estis kvazaŭ ili pensis, ni helpis vin atingi Nangijalan, kaj tio devas sufiĉi!

”Ni faros nian subĉielan fajron ĉe nia antaŭa loko,” diris Jonatano. Li aludis pri la klifo, kie ni estis dum la nokto de la fulmotondro, kiam mi vidis Katlan la unuan fojon. Mi timtremis ankoraŭ, kiam mi pensis pri tio, kaj mi prefere tranoktus aliloke. Sed ni ne kapablis pluiri momente.

Unue ni devis trinkigi niajn ĉevalojn, antaŭ ol ni povis dormi. Ni donis akvon al ili, sed ili ne volis trinki. Ili estis tro lacaj. Tiam mi ektimis.

”Jonatano, estas strange pri ili,” mi diris. ”Ĉu vi pensas, ke ili fartos pli bone post la dormo?”

”Jes, ĉio estos pli bona poste,” diris Jonatano.

Mi karesis Fjalaron, kiu kuŝis kun fermitaj okuloj.

”Kian tagon vi havis, kompatinda Fjalaro,” mi diris. ”Sed morgaŭ ĉio estos bona. Tion diris Jonatano.”

Ni faris fajron ĝuste tie, kie ni faris la unuan. Kaj la fulmotondro-klifo vere estis la plej bona loko, kiun oni povis elekti por subĉiela fajro, se oni nur povus forgesi, ke Karmanjaka estis tiel proksima. Malantaŭe ni havis altajn montoflankojn. Ili ankoraŭ estis varmaj pro la suno kaj ŝirmis nin kontraŭ ĉiuj ventoj. Antaŭ ni la klifo vertikale falis en la Karmafalon, kaj la flanko pli proksima al la ponto ankaŭ estis kruta deklivo malsupren al verda herbejo, kiu nun videblis kiel eta, verda makulo fore, fore sub ni.

Ni sidis ĉe nia fajro kaj vidis la krepuskon fali sur la Montojn de la Praaj Montoj kaj sur la Riveron de la Praaj Riveroj.

Mi estis laca, kaj mi opiniis, ke mi neniam travivis pli longan kaj pli malfacilan tagon. De la sunleviĝo ĝis la sunsubiro ne ekzistis io alia ol sango, timo kaj morto. Aventuroj okazas, kiuj devus ne okazi, iam diris Jonatano, kaj dum tiu ĉi tago jam okazis pli ol sufiĉe da ili. La tago de la batalo — ĝi vere estis longa kaj malfacila, sed nun ĝi finiĝis.

Tamen la malĝojo ne finiĝis. Mi pensis pri Matiaso. Fortege mi funebris pri li, kaj dum ni sidis ĉe la fajro, mi demandis Jonatanon:
”Kie estas Matiaso nun, vi pensas?”

”Li estas en Nangilima ,” respondis Jonatano.

”Nangilima, pri tio mi neniam aŭdis,” mi diris.

”Jes, vi aŭdis pri ĝi,” diris Jonatano. ”Ĉu vi ne memoras tiun matenon, kiam mi forlasis la Ĉerizo-valon kaj vi tiel timis? Ĉu vi ne memoras, kion mi tiam diris: ’Se mi ne revenos, ni vidos unu la alian en Nangilima.’ Kaj tie estas Matiaso nun.”

Poste li rakontis pri Nangilima. Jam de longe li ne rakontis ion al mi, ni ne havis tempon. Sed nun, kiam li sidis ĉe la fajro kaj parolis pri Nangilima, estis kvazaŭ li sidis sur la rando de la sofo hejme en la urbo.

”En Nangilima ... en Nangilima” diris Jonatano per tiu voĉo, kiun li ĉiam uzis dum li rakontis. ”En Nangilima ankoraŭ estas la tempo de la subĉielaj fajroj kaj de la fabeloj.”

”Kompatinda Matiaso, do estas aventuroj tie, kiuj devus ne okazi,” mi diris. Sed Jonatano klarigis, ke en Nangilima ne estas la tempo de kruelaj fabeloj, sed gaja tempo plena de ludoj. La homoj ludas tie, jes ili ankaŭ laboras kompreneble kaj helpas unuj al la aliaj pri ĉio, sed ili multe ludas kaj kantas kaj dancas kaj rakontas fabelojn, li diris, kelkfoje ili timigas la infanojn per kruelaj kaj terurigaj fabeloj pri monstroj kiel Karmo kaj Katla kaj pri kruelaj viroj kiel Tengo. Sed poste ili ridas pri tio.

”Ĉu vi timas?” ili demandas la infanojn. Estas ja nur fabeloj. Tiaj aferoj neniam ekzistis. Almenaŭ ne en niaj valoj.

Matiaso tre bonfartas en Nangilima, diris Jonatano. Li posedas malnovan bienon en la Pomo-valo. Estas la plej bela bieno en la plej bela kaj plej verda el ĉiuj valoj de Nangilima.

”Baldaŭ estos la tempo pluki la pomojn en lia ĝardeno,”

diris Jonatano. ”Tiam ni devus esti tie por helpi lin. Li estas tro maljuna por grimpi sur ŝtupetarojn.”

”Mi preskaŭ deziras, ke ni povus iri tien,” mi diris. Ĉar ŝajnis esti tiel agrable en Nangilima, kaj mi tre sopiris al Matiaso.

”Ĉu?” diris Jonatano. ”Nu, ni povus loĝi ĉe Matiaso. En Matias-bieno en la Pomo-valo de Nangilima.”

”Rakontu al mi pri tio,” mi diris.

”Ho, estus bonege,” diris Jonatano. ”Ni ĉirkaŭrajdus en la arbaroj, kaj ni farus subĉielajn fajrojn diversloke — se vi nur scius, kiaj estas la arbaroj ĉirkaŭ la valoj de Nangilima! Kaj profunde en la arbaroj oni trovas klarajn lagetojn. Ni povus fari subĉielan fajron ĉe alia lago ĉiun vesperon kaj resti for dum tagoj kaj noktoj kaj poste reveni hejmen al Matiaso.”

”Kaj helpi lin pri la pomoj,” mi diris. ”Sed tiam Sofia kaj Orvaro devus prizorgi la Ĉerizo-valon kaj la Dornrozo-valon sen vi, Jonatano.”

”Jes, kial ne,” diris Jonatano. ”Sofia kaj Orvaro ne plu bezonas min, ili mem povas ĉion reordigi en siaj valoj.”

Sed poste li silentis kaj ne rakontis plu. Ni ambaŭ silentis, kaj mi estis laca kaj tute ne gaja. Ne estis konsolo aŭdi pri Nangilima, kiu situis tiel longe for.

La krepusko pli kaj pli densiĝis, kaj la montoj pli kaj pli nigriĝis. ̄randaj nigraj birdoj ŝvebis super ni kaj morne kriis.

Ĉio aspektis morna. La Karma-falo muĝis, mi tediĝis aŭskulti ĝin. Tio memorigis min pri tio, kion mi volis forgesi. Trista, trista ĉio estis, kaj neniam mi denove estos gaja, mi imagis.

Mi pli proksimiĝis al Jonatano. Li sidis senmova, apoganta sin kontraŭ la montoflanko, kaj lia vizaĝo estis pala. Li aspektis kiel fabela princo, sed pala kaj elĉerpita princo li estis.

Kompatinda Jonatano, ankaŭ vi ne estas gaja, mi rimarkis, ho, se mi nur povus gajigi vin iomete!

Dum li sidis tie silente, Jonatano subite diris:
”Biskoto, estas io, pri kio mi devas paroli kun vi!”

Tuj mi ektimis, ĉar kiam li parolis tiel, li ĉiam havis ion malgajigan por diri.

”Kion vi devas rakonti al mi?” mi demandis.

Li karesis mian vangon per la fingro.

”Ne timu Biskoto ..., sed ĉu vi memoras tion, kion Orvaro diris? La plej eta tuŝo de la fajro de Katla sufiĉas por paralizi aŭ mortigi homon. Ĉu vi memoras tion?”

”Jes, sed kial vi parolas pri tio nun?” mi demandis.

”Ĉar ... ,” diris Jonatano. ”Ĉar eta flamo de la fajro de Katla tuŝis min, kiam ni fuĝis de ŝi.”

Mia koro estis peza en mia brusto pro malĝojo kaj timo la tutan tagon, sed mi ne ploris. Nun la larmoj elverŝiĝis kiel krio.

”Ĉu vi denove mortos, Jonatano?” mi kriis. Kaj Jonatano diris:
”Ne! Sed tion mi deziras. Ĉar mi neniam plu povos movi min.”

Li klarigis al mi, kiel kruela estas la fajro de Katla. Se ĝi ne mortigas, ĝi faras ion multe pli teruran. Ĝi detruas ion en la homo tiel ke li paraliziĝas. En la komenco oni ne rimarkas tion, sed ĝi alŝteliĝas malrapide kaj senkompate.

”Nun mi kapablas movi nur ankoraŭ la brakojn” li diris.

”Kaj baldaŭ mi eĉ ne kapablos tion.”

”Sed ĉu vi ne pensas, ke tio forpasos,” mi diris plorante.

”Ne, Biskoto, tio neniam forpasos,” diris Jonatano. ”Nur se mi povus iri al Nangilima!”

Se nur li povus iri al Nangilima, ho, nun mi komprenis! Li intencis lasi min denove, tion mi komprenis. Jam unu fojon li malaperis al Nangijala sen mi ...

”Sed ankoraŭfoje ne,” mi kriis. ”Ne sen mi! Vi ne rajtas malaperi al Nangilima sen mi! ”

”Ĉu vi volas veni kun mi?” li demandis.

”Jes, kion vi pensas,” mi respondis. ”Ĉu mi ne diris al vi, ke kien vi iros, mi akompanos vin? ”

”Tion vi diris, kaj tio estas mia konsolo,” diris Jonatano.

”Sed estas malfacile atingi Nangiliman.”

Li restis silenta, kaj poste li diris:
”Ĉu vi memoras tiun tagon, kiam ni saltis? Tiun teruran tagon, kiam estis fajro, kaj ni saltis el la fenestro en la korton.

Tiam mi venis al Nangijala, ĉu vi memoras?”

”Certe mi memoras tion!” mi diris kaj eĉ pli forte ploris.

”Kial vi demandas? Ĉu vi ne scias, ke mi rememoras pri tio ĉiun momenton?”

”Jes, tion mi scias,” respondis Jonatano kaj denove karesis mian vangon. Kaj poste li diris:
”Mi pensas, ke eble ni povus salti denove. De la klifo. Tien malsupren sur la herbejon.”

”Tiam ni mortos,” mi diris. ”Sed ĉu ni tiam venos al Nangilima?”

”Jes, estu tutcerta pri tio,” diris Jonatano.

”Tuj kiam ni tuŝos la teron, ni vidos la lumon de Nangilima. Ni vidos la matenan lumon super la valoj de Nangilima, jes, ĉar tie estas nun mateno.”

”Ha, ha, do ni povos salti rekte al Nangilima,” mi ĝojis kaj ridis la unuan fojon de post longa tempo.

”Tion ni povos,” diris Jonatano. ”Kaj tuj kiam ni alvenos, ni vidos la padon al la Pomo-valo rekte antaŭ ni. Kaj Grimo kaj Fjalaro jam atendas nin tie. Necesos nur surseliĝi kaj rajdi for.”

”Kaj vi tute ne estos paralizita tiam?” mi demandis.

”Ne, tiam mi liberiĝos de ĉio malbona, kaj mi estos plena de ĝojo! Kaj ankaŭ vi, Biskoto, ankaŭ vi estos gaja. La pado al la Pomo-valo iras tra arbaro. Ĉu vi povas imagi rajdi tie en la matena sunbrilo, vi kaj mi?”

”Bone,” mi diris kaj ridis ankoraŭfoje.

”Kaj ni ne rapidos,” diris Jonatano. ”Ni povos bani nin en lageto, se ni volos. Tamen ni atingos la Pomo-valon antaŭ ol Matiaso pretigos la supon.”

”Kiel li ĝojos, kiam ni venos,” mi diris. Sed poste estis kvazaŭ mi ricevis baton de klabo. Grimo kaj Fjalaro, kiamaniere ni kondukos ilin al Nangilima?

”Kiel vi povas diri, ke ili jam atendas nin tie? Ili kuŝas apud ni dormante.”

”Ili ne dormas, Biskoto! Ili jam mortis. Pro la fajro de Katla. Vi vidas nur iliajn ŝelojn tie. Kredu min, Grimo kaj Fjalaro jam staras ĉe la pado al Nangilima kaj atendas nin.”

”Ni rapidu,” mi diris, ”tiel ke ili ne atendu tro longe.”

Tiam Jonatano rigardis min ridetante.

”Mi tute ne kapablas rapidi,” li diris. ”Mi ne povas movi min, ĉu vi forgesas tion?”

Kaj tiam mi komprenis, kion mi devos fari.

”Jonatano, mi portos vin sur la dorso,” mi diris. ”Vi iam faris tion por mi. Kaj nun mi faros tion por vi. Tio estas justa.”

”Jes, tio estas justa,” diris Jonatano. ”Sed ĉu vi kuraĝos, Biskoto Leonkoro? ”

Mi iris al la rando de la klifo kaj rigardis malsupren. Jam estis tro melhele. Mi apenaŭ vidis la herbejon. Sed estis tiel profunde, ke mi sentis kapturniĝon. Se ni saltos malsupren, ni ambaŭ tutcerte atingos Nangiliman. Neniu restos sola por funebri kaj plori kaj timi.

Sed ne estas ni, kiuj devos salti, mi devos fari tion.

Estis malfacile atingi Nangiliman, Jonatano diris, kaj nun mi komprenis kial.

Kiamaniere mi kuraĝos, kiamaniere mi kuraĝos?

Nu, se vi ne kuraĝos nun, mi pensis, vi estas eta mizera fiulo, kaj vi neniam estos io alia ol eta mizera fiulo.

Mi reiris al Jonatano.

”Jes, mi kuraĝas,” mi diris.

”Brava, eta Biskoto,” li diris. ”Ni faru!”

”Unue mi volas sidi apud vi dum iom da tempo,” mi diris.

”Ne tro longe,” diris Jonatano.

”Ne, nur ĝis estos tute malhele,” mi diris. ”Tiel ke mi nenion vidos.”

Kaj mi sidis apud li kaj tenis lian manon kaj sentis, ke li estas forta kaj profunde bonkora kaj ke nenio estas vere minaca, se li estas kun mi.

Tiam venis la nokto, kaj la malhelo falis super Nangijala, super la montoj kaj la rivero kaj la tero. Kaj mi staris ĉe la rando kun Jonatano, kiu forte kroĉis sin per siaj brakoj ĉirkaŭ mia kolo, kaj mi sentis, kiel li de malantaŭe spiris kontraŭ mia orelo. Li spiris tute trankvile, ne kiel mi ... Jonatano, mia frato, kial mi ne estas tiel kuraĝa kiel vi?

Mi ne vidis la abismon antaŭ mi, sed mi sciis, ke ĝi estas tie. Kaj necesis nur, ke mi faru unu paŝon en la mallumon, kaj ĉio finiĝos. Okazos tute rapide.

”Biskoto Leonkoro,” diris Jonatano, ”ĉu vi timas?”

”Ne ... jes, mi timas! Sed tamen mi faros, Jonatano, mi faras nun ... nun ... kaj poste mi neniam plu timos. Neniam plu ti ... ”

”Ho, Nangilima! Jes, Jonatano, jes, mi vidas la lumon! Mi vidas la lumon!”