La fonto de tiu dokumento legeblas jene, kaj la ofteco-listo de radikoj jene.

La ringo de la generalo

    Selma Lagerlöf
El la sveda tradukis Stellan Engholm
e LIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-068-6
inko@omnibus. se
http: //www. omnibus. se/inko
INKO · SE-13542 TYRESö · SVEDIO
DECEMBRO 2000


Enhavo

   

i

    Mi ja scias, ke en pasinta tempo troviĝis multe da homoj, kiuj ne konis timon. Mi aŭdis pri tre multaj, kiuj ŝatis promeni sur ununokta glacio, kaj kiuj ne povis imagi pli grandan plezuron ol veturadon kun trokuremaj ĉevaloj. Ekzistis kelkaj, kiuj ne hezitis kartludi kun ĉefserĝento Ahlegård, kvankam oni sciis, ke li manipulas per la kartoj, tiel ke li ĉiam venkas. Mi scias ankaŭ pri kelkaj aŭdacaj uloj, kiuj ne timis komenci vojaĝon vendrede aŭ sidiĝi ĉe manĝotablo kun teleroj por dek tri personoj. Sed mi vere ŝatus ekscii, ĉu iu el tiuj estus havinta kuraĝon meti sur sian fingron la teruran ringon, kiun estis posedinta la maljuna generalo Löwensköld en Hedeby.

    Estis tiu sama maljuna generalo, kiu havigis al la Löwensköldoj nomon, bienon kaj nobelecon, kaj tiel longe, ke iu el ili ankoraŭ loĝis en Hedeby, lia portreto pendis meze inter la fenestroj en la granda salono en la supra etaĝo. Estis granda pentraĵo, alta de planko ĝis plafono, kaj unuamomente oni ricevis la impreson, ke estas Karlo la dekdua mem, kiu staras tie en blua jako, grandaj ŝamgantoj kaj kolosaj refalditaj botoj, firme starantaj sur la ŝaktabule ornamita planko, sed kiam oni iris pli proksimen, oni ja vidis, ke estas viro de tute alia speco.

    Estis granda kaj kruda kamparana vizaĝo, kiu leviĝis super la jakokolumo. La viro sur la bildo ŝajnis naskita por sekvi plugilon dum sia tuta vivo. Sed malgraŭ la granda malbeleco li aspektis kiel prudenta, fidinda kaj bona viro. Se li estus naskita en nia tempo, li estus almenaŭ skabeno kaj prezidanto de komunuma estraro, eble li apartenus eĉ al la parlamento. Sed ĉar li vivis en la tempo de la granda heroreĝo, li iris en militon kiel malriĉa soldato, revenis kiel la fama generalo Löwensköld kaj ricevis de la ŝtato rekompence por siaj meritoj la bienon Hedeby en la paroĥo Bro.

    Cetere, ju pli oni rigardis la portreton, des pli oni toleris la aspekton. Oni kredis kompreni, ke tiaj estis la militistoj, kiuj staris sub la komando de reĝo Karlo kaj plugis por li sulkon tra Polujo kaj Rusujo. Estis ne nur aventuruloj kaj kortegaj kavaliroj, kiuj sekvis lin, sed estis ĝuste tiuj simplaj kaj seriozaj viroj kiel tiu sur la portreto, kiuj ŝatis lin kaj trovis, ke li estas reĝo, por kiu oni povas vivi kaj morti.

    Kiam oni rigardis la portreton de la maljuna generalo, iu el la Löwensköldoj ordinare staris preta rimarkigi, ke tute ne estas vantamo ĉe la generalo, ke li tiom detiris la ganton de la maldekstra mano, ke estas videbla sur la pentraĵo la sigelringo, kiun li portas sur la montrofingro. Li ricevis tiun ringon de la reĝo — ekzistis por li nur unu reĝo — kaj la ringo estis kunprenita sur la bildo por montri, ke Bengt Löwensköld estis fidela al li. Li ja estis aŭdinta multe da amara plendo kontraŭ sia reganto, oni kuraĝis aserti, ke li per malprudento kaj aŭdaco metis la regnon ĝis la rando de pereo, sed la generalo tamen restis fidela al li. Ĉar reĝo Karlo estis viro, kies egalulon la mondo neniam vidis, kaj spertis tiu, kiu vivis proksime al li, ke ekzistas pli belaj kaj altaj aferoj ol la gloro kaj prospero de tiu ĉi mondo, por kiuj oni povas batali.

    Same kiel Bengt Löwensköld volis kunhavi la reĝoringon sur la portreto, li volis kunporti ĝin ankaŭ en la tombon. Ankaŭ en tio ne influis. Ne estis lia intenco fanfaroni per tio, ke li portas sur sia fingro ringon de granda reĝo, kiam li aperos antaŭ Nia Sinjoro kaj la ĉefanĝeloj, sed eble li esperis, ke la ringo servos kiel rekonsigno, kiam li eniros la salonon, kie sidas Karlo la dekdua kun ĉiuj siaj batalantoj, tiel ke li ankaŭ post la morto povos resti proksime al tiu viro, kiun li servis kaj adoris dum sia tuta vivo.

    La reĝoringo, do restis sur la montrofingro de la maldekstra mano, kiam oni metis malsupren la ĉerkon de la generalo en la masonitan tomboĉambron, kiun li aranĝis por si en la tombejo de Bro. Multaj el la ĉeestantoj bedaŭris, ke tia juvelo akompanas mortinton en la tombon, ĉar la ringo de la generalo estis preskaŭ same konata kaj fama kiel li mem. Oni rakontis, ke estas tiom da oro en ĝi, ke ĝi sufiĉus por aĉeti bienon, kaj ke ne malpli valoras la ruĝa karneolo, sur kiu estis gravurita la monogramo de la reĝo. Oni opiniis ĝenerale, ke tio donas honoron al la filoj, ke ili ne kontraŭstaris la deziron de la patro, sed lasis lin konservi la trezoron.

    Se la ringo de la generalo en la realo estis tia, kia ĝi estas pentrita sur la bildo, ĝi estis malbela kaj pezforma objekto, kiun nuntempe preskaŭ neniu homo volus porti sur fingro, sed tio ne malhelpas, ke oni ege alte taksis ĝin antaŭ du jarcentoj. Jen, oni devas konsideri, ke oni tiam devis transdoni al la ŝtato ĉiujn ornamaĵojn kaj vazojn el valora metalo, kun nur malmultaj esceptoj, kaj ke oni devis lukti kontraŭ la taleroj de Goertz kaj ŝtata bankroto, kaj ke por multaj homoj oro estis io, pri kio ili aŭdis, sed kion ili neniam vidis. Tiel la homoj ne povis forgesi la oran ringon, kiu senutile estis metita sub ĉerkokovrilon. Oni preskaŭ opiniis, ke estas nejuste, ke ĝi kuŝas tie. Oni estus ja povinta vendi ĝin en alia lando por multe da mono kaj doni panon al multaj, kiuj havas nur pajlon kaj arboŝelon por vivteni sin.

    Sed kvankam multaj estus povintaj deziri, ke ili posedu la grandan valoraĵon, ekzistis neniu, kiu serioze pensis pri alproprigo. La ringo kuŝis en ŝraŭbofermita ĉerko, en masonfermita tombokelo, sub pezaj ŝtonplatoj, neatingebla por eĉ plej kuraĝa ŝtelisto, kaj oni opiniis, ke tiel estos ĝis la fino de la mondo.

   

ii

    En la jaro 1741 en marto forpasis en fido al Dio generalmajoro Bengt Löwensköld kaj kelkajn monatojn poste en la sama jaro okazis, ke mortis pro disenterio malgranda filino de kavalerikapitano Göran Löwensköld, la plej aĝa filo de la generalo, kiu nun loĝis en Hedeby. Oni entombigis ŝin en dimanĉo tuj post la diservo kaj ĉiuj preĝejvizitantoj akompanis la funebran procesion al la tombo de Löwensköld, kie la du grandegaj tomboplatoj staris levitaj sur la randflankoj. La volbo sub ili estis malfermita de masonisto, por ke oni povu meti la ĉerketon de la mortinta infano apud tiun de la avo.

    Povas esti ke tiu kaj tiu, dum la homoj estis kolektitaj ĉirkaŭ la tombo kaj aŭskultis la enterigiton kaj la funebran paroladon, pensis pri la reĝoringo kaj bedaŭris, ke ĝi kuŝas kaŝita en tombo, sen utilo kaj ĝojo por iu ajn. Eble troviĝis ankaŭ iu kaj alia, kiu flustris al sia najbaro, ke nun ne estus tute neeble atingi la ringon, ĉar verŝajne la tombo estos masonfermata nur la sekvontan tagon.

    Inter la multaj, kiuj okupiĝis pri tiuj pensoj, estis ankaŭ terkulturisto el Mellomstuga en Olsbyn, kiu nomiĝis Bård Bårdsson. Li tute ne estis el tiuj, kiuj faris al si grizajn harojn pri la ringo. Kontraŭe. Kiam iu parolis pri la ringo, li diris, ke li havas tiel bonan bienon, ke li ne bezonas envii la generalon, se li estus kunpreninta eĉ buŝelon da oro en la ĉerko.

    Starante en la tombejo li kiel multaj aliaj ekpensis pri la rimarkinda afero, ke la tombo estas malfermita. Sed li ne ekĝojis pro tio. Li maltrankviliĝis.” La kapitano espereble lasos fermi ĝin jam hodiaŭ posttagmeze,” li pensis.” Estas multaj, kiuj sopiras la ringon.”
Estis ja afero, kiu tute ne koncernis lin, sed iel fariĝis por li pli kaj pli viva la penso, ke povus esti danĝere lasi la tombon nefermita dum la nokto. Estis nun en aŭgusto, la noktoj estis mallumaj, kaj se oni ne fermus ĝin jam en tiu ĉi tago, ŝtelisto povus kaŝiri en ĝin kaj preni la trezoron.

    Kaptis lin tiel granda maltrankvilo, ke li pensis, ke li iru al la kapitano por averti lin, sed li ja sciis, ke homoj konsideras lin naiva, kaj li ne volis fariĝi ridobjekto.” Vere vi estas tute prava en tiu ĉi afero,” li pensis,” sed se vi montros vin tro interesita, oni priridos vin. La kapitano, kiu estas prudenta homo, certe jam prizorgis, ke oni fermos la truon.”
Tiuj pensoj tiom okupis lin, ke li ne rimarkis, ke la entombiga ceremonio finiĝis, sed restis ĉe la tombo kaj estus restinta ankoraŭ longe, se la edzino ne estus veninta kaj ektirinta lian manikon.

    ” Kio estas ?” ŝi diris.” Vi staras tie ĉi kaj fiksrigardas unu solan punkton kiel kato antaŭ mustruo.”
La terkulturisto ekmoviĝis, levis la okulojn kaj trovis, ke li kaj la edzino estas solaj en la tombejo.

    ” Estas nenio,” li diris.” Mi nur staris kaj pensis...”
Li volonte estus dirinta al la edzino, pri kio li pensis, sed li sciis, ke ŝi estas multe pli saĝa ol li. Ŝi nur opinius, ke li faras al si nenecesajn zorgojn. Ŝi dirus, ke la fermo aŭ nefermo de la tombo estas afero, kiu koncernas kapitanon Löwenskö Id sed neniun alian.

    Ili komencis iri hejmen, kaj kiam Bård Bårdsson estis turninta la dorson al la tombejo, la penso pri la tombo estus devinta forlasi lin, sed tiel ne okazis. La edzino parolis pri la entombigo: pri ĉerko kaj portantoj, pri procesio kaj funebra parolado, kaj tiam kaj tiam, li aldonis vorton, por ke ŝi ne rimarku, ke li nenion scias kaj nenion aŭdis, sed baldaŭ la voĉo de la edzino sonis kvazaŭ el fora malproksimo. La cerbo komencis mueli la antaŭajn pensojn.” Jen, estas dimanĉo hodiaŭ, li pensis,” kaj la masonisto eble ne volas fermi la volbon en la ripoztago. Sed tiukaze la kapitano ja povus doni al tombfosisto taleron, por ke li gardu ĉe la tombo ĉinokte. Se nur estus tiel bone, ke li trovus tiun penson !”
Subite li komencis paroli laŭte al si.” Mi tamen estus devinta iri al la kapitano. Mi estus devinta ne atenti pri tio, ke homoj ridus pri mi ”’ Li tute forgesis, ke la edzino iras ĉe lia flanko, sed li rekonsciiĝis, kiam ŝi subite haltis kaj fiksrigardis lin.

    ” Estas nenio,” li diris.” Estis nur tiu sama afero, pri kiu mi pensis.”
Poste ili daŭrigis sian iron kaj baldaŭ estis en sia domo.

    Li esperis, ke tie la maltrankvilaj pensoj forlasos lin, kaj tio verŝajne estus okazinta, se li estus povinta okupiĝi pri iu laboro, sed nun estis ja dimanĉo. Kiam la familio en Mellomstuga estis mankinta sian tagmanĝon, ĉiu iris al sia direkto. Li restis sola en la domo, kaj tuj kaptis lin denove tiuj pensoj.

    Post ioma tempo li levis sin de la benko kaj eliris kaj striglis la ĉevalon kun la intenco rajdi al Hedeby por paroli kun la kapitano.” Alie oni certe ŝtelos la ringon en tiu ĉi nokto,” li pensis.

    Li tamen ne realigis la intencon. Li estis tro timema. Anstataŭe li iris al najbara bieno por paroli pri sia maltrankvilo kun la tiea mastro, sed li ne trovis lin sola, kaj denove li sentis sin tro timema por paroli. Li revenis hejmen kaj estis dirinta nenion.

    Li enlitiĝis tuj post la sunsubiro kaj decidis, ke li dormos ĝis la mateno. Sed li ne sukcesis endormiĝi. La maltrankvilo revenis. Li nur turnis kaj tordis sin en la lito.

    Ankaŭ la edzino kompreneble ne povis dormi, kaj post ioma tempo ŝi volis ekscii, kial li estas tiel maltrankvila.

    ” Estas nenio,” li respondis en la ordinara maniero.” Estas nur iu afero, pri kiu mi pensas.”
” Nu, tiel vi diris plurfoje antaŭe hodiaŭ,” diris la edzino,” sed nun diru al mi, pri kio vi pensas. Certe vi ne havas pli danĝerajn aferojn en la kapo, ol ke vi povas rakonti ilin al mi ”’ Kiam Bård aŭdis la edzinon diri tion, li pensis, ke li povos dormi, se li obeos ŝin.

    ” Mi nur pensas pri tio, ĉu oni fermis la tombon de la generalo,” li diris,” aŭ ĉu ĝi restos nefermita la tutan nokton.”
La edzino ridis.’” Pri tio pensis ankaŭ mi,” ŝi diris,” kaj mi kredas, ke same faris ĉiuj homoj, kiuj estis en la preĝejo hodiaŭ. Sed tia afero ja ne devas forpreni de vi la dormon.”
Bård ekĝojis, kiam li aŭdis, ke la edzino tiel facile traktas la aferon. Li sentis sin pli trankvila kaj kredis, ke nun li povos dormi.

    Sed apenaŭ li reprenis konvenan kuŝmanieron, revenis la maltrankvilo. Li vidis, kiel el ĉiuj direktoj, el ĉiuj dometoj venas ŝtelirantaj ombroj, ĉiuj eliras kun la sama intenco, ĉiuj direktas siajn paŝojn al la tombejo kun la nefermita tombo.

    Li klopodis kuŝi senmova, por ke la edzino povu dormi, sed doloris la kapo kaj ŝvitis la korpo. Li devis senĉese turni kaj tordi sin.

    La edzino perdis la paciencon, kaj ŝi proponis duone ŝerce:
” Kara edzo, vere ŝajnas al mi, ke estus pli bone, ke vi irus al la tombejo por rigardi, kiel statas en la tombo, ol ke vi kuŝas tie ĉi kaj ĵetas vin de flanko al flanko sen dormi eĉ por momento.”
Apenaŭ ŝi parolis ĝis fino, la edzo saltis el la lito kaj komencis surmeti la vestojn. Ŝajnis al li, ke la edzino tute pravas.

    Estis nur duonhora vojo de Olsbyn al la preĝejo de Bro. Post horo li denove estos hejme, kaj poste li povos dormi la tutan nokton.

    Sed apenaŭ li estis ekster la pordo, la edzino pensis, ke estos terure por la edzo iri al la tombejo tute sola, kaj ŝi rapide saltis el la lito kaj surmetis la vestojn, ankaŭ ŝi.

    Ŝi atingis la edzon en la deklivo malsupre de Olsbyn. Bård ekridis, kiam li aŭdis ŝin veni.

    ” Ĉu vi venas por gardi, por ke mi ne ŝtelu la ringon de la generalo ?” li diris.

    ” Kiel vi parolas !” diris la edzino.” Tion mi ja scias, ke vi ne pensas pri tia afero. Mi eliris nur por helpi vin, se vi renkontus la tombporkinon aŭ la mortoĉevalon.”
Ili iris rapide. Jam noktiĝis, kaj ĉie estis nigra mallumo krom mallarĝa lumstrio sur la okcidenta ĉielo, sed ili tre bone konis la vojon. Ili interparolis kaj estis en bona humoro. Ili ja nur iris al la tombejo por rigardi, ĉu la tombo estas nefermita, por ke Bård ne bezonu cerbumi pri tio en la lito.

    ” Ŝajnas al mi tute nekredeble, ke la homoj en Hedeby povus esti tiel riskemaj, ke ili ne masonfermus la lokon de la ringo,” diris Bård.

    ” Nu, tion ni baldaŭ ekscios,” diris la edzino.” Ĉu ne estas la tombeja muro, kiu estas tie ĉi apud ni ?”
La edzo haltis. Mirigis lin, ke la voĉo de la edzino sonas tiel gaje. Tamen ne povas esti eble, ke ŝi havas alian intencon ol li per tiu ĉi promeno.

    ” Antaŭ ol iri en la tombejon,” diris Bård,” ni devus interkonsenti, kion ni faru, se la tombo restas nefermita.”
” Fermita aŭ nefermita, mi ne scias, ke ni havas ion alian por fari ol iri hejmen por enlitiĝi.”
” Jes, kompreneble. En tio vi estas tute prava,” diris Bård kaj denove komencis iri.

    ” Oni ne povas atendi, ke la tombejpordo estu nefermita je tiu ĉi horo,” li diris, tuj poste.

    ” Certe ne,” diris la edzino.” Certe ni devas iel transiri la muron, se ni volas viziti la generalon kaj esplori, kiel statas por li.”
La edzo denove ekmiris. Li aŭdis nelaŭtan sonon de falantaj ŝtonetoj kaj vidis tuj poste la figuron de la edzino siluetiĝi kontraŭ la hela strio en okcidento. Ŝi estis jam supre sur la muro, kaj tio ja ne estis malfacila afero, ĉar ĝi estis nur du futojn alta, sed estis strange, ke ŝi estas tiel fervora, ke ŝi supreniris jam antaŭ li.” Jen ! Prenu mian manon, kaj mi helpos vin supreniri,” ŝi diris.

    Tuj poste ili havis la muron malantaŭ si kaj iris nun silente kaj singarde inter la malgrandaj tombaltaĵetoj.

    Foje Bård mispaŝis kontraŭ altaĵeton kaj preskaŭ falis. Ŝajnis al li, ke li sentas, kvazaŭ iu estus metinta sian piedon antaŭ la lian. Li tiel ektimis, ke li tremis, kaj li diris sufiĉe laŭte, por ke ĉiuj mortintoj komprenu, kiel bonintenca li estas:
” Tie ĉi mi ne volus iri, se mi havus malbonajn intencojn.”
” Jes, certe ne !” diris la edzino.” En tio vi tute pravas. Sed jen, tie ni certe havas la tombon.”
Kontraŭ la malhela nokta ĉielo li neklare distingis la levitajn tomboplatojn.

    Tuj poste ili estis ĉe la tombo kaj ili trovis ĝin nefermita. La truo en la tombovolbo ne estis remasonita.

    ” Tio ĉi ŝajnas al mi vere malzorga,” diris la edzo.” Estas ja speciale aranĝite por elmeti ĉiujn, kiuj scias pri la trezoro kaŝita tie ĉi malsupre, al plej terura tento.”
” Certe ili fidas al tio, ke neniu kuraĝas fari ion kontraŭ mortinto,” diris la edzino.

    ” Ja ne estus tro plezure malsupreniri en tian tomboĉambron,” diris la edzo.” Salti malsupren en ĝin eble ne estus tre malfacile, sed poste oni verŝajne devus resti tie kiel vulpo en vulpofosaĵo.”
” Mi vidis antaŭtagmeze, ke oni metis malgrandan ŝtupetaron en la tombon,” diris la edzino,,” sed certe oni almenaŭ forprenis ĝin.”
” Vere mi volas esplori tion,” diris la edzo kaj palpe serĉis vojon al la tombotruo.” Ne, imagu !” li diris.” Tio ĉi superas ĉion imageblan. La ŝtupetaro ankoraŭ staras tie ĉi.”
” Vere estas malzorge,” konsentis la edzino.” Sed tamen ŝajnas al mi, ke ne estas tiel grave, ke la ŝtupetaro staras tie.

    Ĉar tiu, kiu loĝas tie ĉi en la profundaĵo, certe povas defendi sian posedaĵon.”
’ Se mi nur estus certa pri tio !” diris la edzo.” Eble mi tamen almenaŭ forportu la ŝtupetaron ?”
” Mi opinias, ke ni tuŝu nenion ĉe la tombo,” diris la edzino.” Estas plej bone, ke la tombofosisto morgaŭ trovu la tombon precize tia, kia li forlasis ĝin.”
Ili staris kaj fiksrigardis en la nigran truon, nedecidemaj kaj senkonsilaj. Ili ja devus iri hejmen nun, sed retenis ilin io sekreta, io, kion neniu el ili kuraĝis elparoli.

    ” Jes, mi ja povus lasi la ŝtupetaron stari tie, diris Bård fine,”
se mi nur scius, ke la generalo havas potencon forteni ŝtelistojn.”
” Vi ja povas malsupreniri en la tombon, kaj vi vidos, kiom da potenco li havas,” diris la edzino.

    Estis kvazaŭ Bård nur estus atendinta tiujn vortojn de la edzino. Jam en la sama momento li estis ĉe la ŝtupetaro kaj malsupre en la tombotruo.

    Sed apenaŭ li staris sur la ŝtonplanko en la tomboĉambro, li aŭdis knaradon de la ŝtupetaro kaj rimarkis, ke la edzino sekvas lin.

    ” Ankaŭ vi do venas tien ĉi ?” li diris.

    ” Mi ne kuraĝis lasi vin sola tie ĉi kun la mortinto.”
” Nu, mi ne kredas, ke li estas tre danĝera,” diris la edzo.

    ” Mi ne sentas iun malvarman manon, kiu volas premi la vivon el mi.”
” Nu, vidu, li ne volas fari ion kontraŭ ni,” diris la edzino.

    ” Li ja scias, ke ni ne intencas ŝteli la ringon. Sed kompreneble estus alia afero, se ni komencus malfiksi la ĉerkokovrilon.”
Tuj la edzo palpe serĉis vojon al la ĉerko de la generalo kaj komencis palpi laŭ la kovrilo. Li trovis ŝraŭbon, kiu havis krucon sur la supro.

    ” Ĉio estas tie ĉi kvazaŭ aranĝita por ŝtelistoj,” li diris kaj samtempe komencis singarde kaj lerte malfiksi la ĉerkoŝraŭbojn.

    ” Ĉu vi ne sentas ion ?” demandis la edzino.” Ĉu vi ne rimarkas, ke moviĝas sub la ĉerkokovrilo ?”
” Tie ĉi estas trankvile kiel en tombo,” diris la edzo.

    ” Certe li ne kredas, ke ni intencas forpreni de li tion, kion li plej alte taksas,” diris la edzino.” Alia afero estus, se ni deprenus la ĉerkokovrilon.”
” Jes, sed pri tio vi tamen devas helpi min,” diris la edzo.

    Ili levis la kovrilon, kaj nun ne restis plu ebleco bridi la sopiron pri la trezoro. Ili malfiksis la ringon de la velkinta mano, remetis la kovrilon kaj sen iu ajn plua vorto ŝteliris el la tombo. Ili prenis la manon unu de la alia, kiam ili reiris tra la tombejo, kaj nur kiam ili jam transgrimpis la malaltan gnejsomuron kaj troviĝis sur la vojo, ili kuraĝis diri ion.

    ” Nun mi komencas kredi,” diris la edzino,” ke li volis, ke estu tiel. Li komprenis, ke ne estas juste, ke mortinto konservu tian juvelon, kaj tial li memvole donis ĝin al ni.”
La edzo ekridegis.

    ” Nu, vere vi kapablas,” li diris.” Ne, tion vi ne povas igi min kredi, ke li memvole lasis nin preni ĝin, sed verŝajne li ne havis potencon malhelpi nin.”
” Jen,” diris la edzino,” en tiu ĉi nokto vi estis vere brava. Ne estas multaj, kiuj kuraĝus iri en la tombon al la generalo.”
” Mi ne povas senti, ke mi faris ian maljustaĵon,” diris la edzo.” Ĉe vivanto mi neniam prenis eĉ taleron, sed ĉu gravas, se oni prenas de mortinto tion, kion li ne bezonas ?”
Ili sentis sin fieraj kaj kontentaj. Mirigis ilin, ke neniu alia trovis la saman penson. Bård diris, ke li veturos al Norvegujo por vendi la ringon, tuj kiam estos ebleco. Ili kredis, ke ili ricevos multe da mono por ĝi, kaj ke ili neniam plu bezonos esti maltrankvilaj pro manko de tiu varo.

    ” Sed,” diris la edzino kaj abrupte haltis,” kion mi vidas ? Ĉu jam tagiĝas ? Aspektas tiel hele en oriento.”
” Ne, ankoraŭ ne povas esti la suno, kiu venas,” diris la edzo.” Devas esti fajrakcidento. Ŝajnas, ke estas en la direkto de Olsbyn. Espereble ne estas....”
Interrompis lin laŭta krio de la edzino.

    ” Brulas ĉe ni,” ŝi kriis.” Estas Mellomstuga, kiu brulas. La generalo ekbruligis ĝin.”——— En la lunda mateno venis la tombofosisto tre rapide al Hedeby, kiu ja kuŝas tute proksime al la preĝejo, por sciigi, ke li kaj la masonisto, kiu masonfermos la tombon, kredis rimarki, ke la kovrilo kuŝas oblikve sur la ĉerko de la generalo, kaj ke estas tuŝitaj la ŝildoj kaj steloj, kiuj ornamas ĝin.

    Oni senprokraste faris esploron. Oni tuj rimarkis, ke estas granda malordo en la tomboĉambro, kaj ke la ŝraŭboj de la ĉerko estas malfiksitaj. Levante la kovrilon oni ĉe la unua rigardo vidis, ke la reĝoringo ne plu estas en sia loko sur la maldekstra montrofingro de la generalo.

   

iii

    Mi pensas pri reĝo Karlo la dekdua, kaj mi provas kompreni, kiel oni amis kaj timis lin.

    Ĉar mi scias, ke foje okazis en iu el la lastaj jaroj de lia vivo, ke li venis en la preĝejon de Karlstad meze en diservo.

    Li venis al la urbo rajdante, sola kaj ne atendita, kaj ĉar li sciis, ke estas diservo, li lasis la ĉevalon ekster la preĝeja pordo kaj eniris la grandan vojon tra la vestiblo kiel ĉiu alia.

    Veninte interne de la pordo, li tamen tuj vidis, ke la pastro jam staras sur la katedro, kaj por ne ĝeni lin li restis, kie li estis. Li eĉ ne serĉis lokon en benko, sed starigis sin kun la dorso kontraŭ pordofosto kaj aŭskultis.

    Sed kvankam li venis tiel nerimarkite, kaj kvankam li restis tiel trankvila en la krepusketo sub la galerio, tamen estis iu en la plej malantaŭa benko, kiu rekonis lin. Eble estis maljuna soldato, perdinta brakon aŭ kruron dum la militjaroj kaj sendita hejmen antaŭ Poltava, al kiu ŝajnis, ke la viro kun la suprenkombitaj haroj kaj la kurba nazo devas esti la reĝo. Kaj en la sama momento, kiam li rekonis lin, li ekstaris.

    La najbaroj en la benko eble miris, kial li tiel faris, kaj tiam li flustris al ili, ke la reĝo estas en la preĝejo. Kaj neeviteble oni ekstaris laŭ la tuta benko, kiel oni kutimis fari, kiam la vortoj de Dio mem estis legataj de altaro aŭ katedro.

    Poste la novaĵo disvastiĝis de benko al benko, kaj ĉiu homo, juna kaj maljuna, riĉa kaj malriĉa, malfortulo kiel sanulo, ĉiuj ekstaris.

    Okazis tio, kiel dirite, en unu el la lastaj jaroj de la vivo de reĝo Karlo, kiam suferoj kaj kontraŭaĵoj jam komenciĝis, kaj eble troviĝis en la preĝejo eĉ ne unu homo, kiu ne perdis pro la agado de la reĝo karajn parencojn aŭ posedaĵon. Kaj se okaze iu ne havis kaŭzon plendi propraflanke, li ja bezonis nur pensi pri tio, ke la lando kuŝas malriĉigita, ke provincoj estas perditaj, kaj ke la tuta lando estas ĉirkaŭita de malamikoj.

    Sed tamen, tamen. Oni bezonis nur aŭdi flustron, ke tiu viro, kiun oni multfoje malbenis, staras tie en la domo de Dio, por ke oni tuj stariĝu.

    Kaj staranta oni restis. Neniu pensis, ke oni sidiĝu. Oni ne povis. La reĝo staris malantaŭe ĉe la pordo, kaj dum li staras, ĉiuj devas stari. Se iu estus eksidinta, li estus farinta al la reĝo malhonoron.

    Eble estos longa prediko, sed tion oni devos toleri. Oni ne volas perfidi tiun homon, kiu staras ĉe la pordo.

    Li cetere estis soldata reĝo kaj kutimiĝis al tio, ke liaj soldatoj volonte renkontas morton por li. Sed tie ĉi en la preĝejo li estis ĉirkaŭita de simplaj urbanoj kaj metiistoj, de ordinaraj svedaj viroj kaj virinoj, kiuj neniam atentis pri komanda vorto. Sed estis bezonata nur lia apero inter ili, por ke ili estu sub lia potenco. Ili estus sekvintaj lin kien ajn laŭ lia volo, ili estus donintaj al li, kion ajn li dezirus, ili kredis al li, ili adoris lin. En la tuta preĝejo ili dankis Dion pro tiu miraklofara viro, kiu estas reĝo de Svedujo.

    Kiel dirite... mi provas pense vivigi tion al mi por kompreni, ke la amo al reĝo Karlo povis plenigi la tutan animon de homo, ke ĝi povis tiel fiksiĝi en malpetola kaj severa maljuna koro, ke ĉiuj homoj atendis, ke ĝi restos ankaŭ post la morto.

    Vere, post la trovo, ke la ringo de la generalo estas ŝtelita, oni en la paroĥo Bro plej miris pro tio, ke iu kuraĝis fari tiun agon. Oni opiniis, ke amintajn virinojn, enterigitajn kun la fianĉiĝa ringo sur la fingro, la ŝtelistoj estus povintaj prirabi sen danĝero. Aŭ se patrino kuŝus en la mortodormo kun harbuklo de sia infano inter siaj manoj, oni povus sen timo tiri ĝin de ŝi, aŭ se patro estus metita en ĉerkon kun biblio kiel kapkuseno, oni povus verŝajne rabi ĝin de li sen puno por la krimulo. Sed estis nekomprenebla afero, ke homo, estu kiu ajn, kuraĝis rabi de la fingro de la mortinta generalo el Hedeby la ringon de Karlo la dekdua.

    Kompreneble oni faris esplorojn, sed ili ne rezultigis trovon de la krimulo. La ŝtelisto venis kaj foriris en la mallumo de la nokto sen lasi postsignon, kiu povus gvidi la serĉantojn.

    Kaj denove oni miris. Oni ja aŭdis pri mortintoj, kiuj nokton post nokto reaperis por montri farintojn de multe malpli grandaj krimoj.

    Sed kiam oni fine eksciis, ke la generalo tute ne lasis la ringon al tia sorto, sed batalis por reakiri ĝin per la sama severa malindulgo, kiun li estus montrinta, se la ringo estus ŝtelita de li, dum li vivis, tiam neniu homo eĉ miretis. Neniu montris nekredemon, ĉar ĝuste tion oni atendis.

   

iv

    Kiam la ringo de la generalo restis malaperinta jam dum pluraj jaroj, okazis iun tagon, ke la preposto en Bro estis vokata al malriĉa terkulturisto, Bård Bårdsson en Olsbysätern, kiu kuŝis kaj atendis sian forpason kaj nepre volis paroli kun la preposto antaŭ sia morto. La preposto estis maljuna homo, kaj kiam li aŭdis, ke temas pri vizito ĉe malsanulo, kiu loĝas mejlomalproksime en senvoja arbaro, li proponis, ke la subpastro veturu anstataŭ li. Sed la filino de la mortanto, kiu venis kun la peto, tiam diris decide, ke devas veni aŭ la preposto aŭ neniu. La patro diris, ke li havas ion por rakonti, kion nur la preposto povas ekscii sed cetere neniu en la mondo.

    Kiam la preposto aŭdis tion, li komencis serĉi inter siaj memoroj. Bård Bårdsson estis ĉiam afabla homo. Verdire li estis iom naiva, sed pro tio li ja ne bezonis senti timon sur sia mortlito. La preposto eĉ volus diri, ke li, laŭ homa rigardmaniero, apartenas al tiuj, kiuj havas malŝuldon ĉe Nia Sinjoro.

    Dum la lastaj sep jaroj lin persekutis ĉiuj imageblaj suferoj kaj malfeliĉoj. La domo brulis, la brutojn mortigis malsano aŭ sovaĝaj bestoj, frosto ruinigis la kampojn, kaj li fariĝis malriĉa kiel Job. Fine la edzino tiel senesperiĝis pro la malfeliĉoj, ke ŝi iris en la lagon, kaj Bård mem transloĝiĝis al arbara somerpaŝtejo, kiu estis lia sola restanta posedaĵo. Post tiu tempo nek li nek liaj infanoj vizitis la preĝejon. Oni multfoje parolis pri ili en la preposta domo kaj demandis sin, ĉu ili ankoraŭ restas en la paroĥo.

    ” Se mi bone konas vian patron, li ne faris pli grandajn krimojn, ol ke li povas konfesi ilin al la subpastro,” diris la preposto kaj rigardis la filinon de Bård kun afabla rideto.

    Ŝi estis dekkvarjara knabino sed granda kaj forta proporcie al sia aĝo. La vizaĝo estis larĝa, kaj la trajtoj estis krudaj.

    Ŝi aspektis iom naiva, kiel la patro, sed infanaj senkulpeco kaj sincero lumis en ŝia vizaĝo.

    ” Via preposta moŝto tamen ne havas timon pro Forta Bengt, tiel ke vi ne kuraĝas veni al ni pro li ?” ŝi demandis.

    ” Kion vi diras, infano ?” demandis, la preposto.” Kiu estas tiu Forta Bengt, pri kiu vi parolas ?”
” Ho, estas ja li, kiu aranĝas ĉiujn malprosperojn por ni.”
” Tiel,” diris la preposto,” estas, do iu, kiu nomiĝas Forta Bengt.”
” Ĉu via preposta moŝto ne scias, ke estas li, kiu bruligis Mellomstuga ?”
” Ne, pri tio mi neniam aŭdis,” diris la preposto.

    Sed en la sama momento li levis sin el sia seĝo kaj elprenis la ritlibron kaj malgrandan komunian kalikon el ligno, kiun li ordinare kunportis, kiam oni vokis lin al mortantoj.

    ” Estis li, kiu pelis patrinon en la lagon,” daŭrigis la knabino.

    ” Tio estas vere terura,” diris la preposto.” Ĉiu li ankoraŭ vivas, tiu Forta Bengt ? Ĉu vi vidis lin ?”
” Ne, mi ne vidis lin,” diris la infano,” sed kompreneble li vivas. Estis pro li, ke ni devis foriri kaj loĝi en arbaro kaj senhoma montaro. Tie ni restis en trankvilo ĝis en la pasinta semajno, kiam patro hakvundis piedon.”
” Kaj vi volas diri, ke tion kaŭzis Forta Bengt ?” demandis la preposto per sia plej trankvila voĉo, sed samtempe li malfermis la pordon kaj kriis al sia servisto, ke li selu la ĉevalon.

    ” Patro diris, ke Forta Bengt sorĉs la hakilon, alie li neniam estus vundinta sin. Kaj la vundo ne estis danĝera, sed hodiaŭ patro vidis, ke komenciĝis gangreno en la piedo. Li diris, ke nun li devas morti, ĉar Forta Bengt faris finon al li, kaj li sendis min tien ĉi al la preposta domo kaj petis, ke la preposto mem venu kaj tiel baldaŭ kiel eble.”
” Mi ankaŭ venos,” diris la preposto. Dum la knabino parolis, li surmetis rajdomantelon kaj ĉapelon.” Sed mi ne povas kompreni,” li daŭrigis,” kial tiu Forta Bengt estis tiel malbona kontraŭ via patro. Verŝajne Bård iam faris ion kontraŭ li ?”
” Jes, patro ne neas tion,” diris la infano,” sed li neniam diris, kio estas, nek al mi nek al mia frato. Sed mi kredas, ke tion li nun volas rakonti al via preposta moŝto.”
” Nu, se estas tiel, mi ne povas iri tro rapide.” Li nun estis surmetinta la rajdogantojn kaj iris kun la knabino el la ĉambro por sidiĝi sur la ĉevalon.

    Dum la tuta rajdo al la loko la pastro diris apenaŭ unu vorton. Li nur sidis kaj pensis pri la strangaĵo, kiun rakontis la infano. Li renkontis nur unu viron, kiun homoj kutime nomis Forta Bengt. Sed estus ja eble, ke la infano parolis ne pri li sed pri tute alia persono.

    Kiam li enrajdis en la somerpaŝtejon, venis renkonte al li juna viro. Estis la filo de Bård Bårdsson, Ingilbert. Li estis kelkajn jarojn pli aĝa ol la fratino, altkreska kiel ŝi kaj kun similaj vizaĝotrajtoj, sed li havis pli profundkuŝajn okulojn kaj ne aspektis tiel sincera kaj bonanima kiel ŝi.

    ” Tio ĉi estis longa vojaĝo por via moŝto,” li diris, dum li helpis lin deiri de la ĉevalo.

    ” Nu jes,” diris la maljuna viro,” sed iris pli rapide, ol mi kredis.”
” Verdire estas mi, kiu estus devinta venigi vian moŝton,”
diris Ingilbert,” sed de hieraŭ vespere mi faris ekskurson por fiŝi. Mi ne sciis, antaŭ ol mi ĵus revenis, ke estiĝis gangreno en la piedo de patro, kaj ke oni vokis vian moŝton.”
” Märta kondutis same bone kiel viro,” diris la preposto.

    ” Ĉio iris bone. Sed kiel Bård nun fartas ?”
” Li estas sufiĉe malsana sed havas klaran konscion. Li ekĝojis, kiam mi diris, ke la preposto venas ĉe la rando de la arbaro.”
La preposto nun eniris al Bård, kaj la gefratoj sidiĝis sur la larĝajn ŝtonplatojn ekster la domo kaj atendis. Ili sentis sin solenanimaj kaj parolis pri la patro, kiu nun mortos. Ili diris, ke li ĉiam estis bona al ili. Sed li neniam estis feliĉa post tiu tago, kiam brulis Mellomstuga, kaj tial eble estas plej bone, ke li povos foriri el la vivo.

    Jen la fratino okaze diris, ke ŝajne io pezas sur la konscienco de la patro.

    ” De li !” diris la frato.” Kion li povus penti ? Mi neniam vidis lin levi sian manon kontraŭ homo aŭ besto.”
” Sed tamen estis io, kion li volis rakonti al la preposto kaj nur al li ?”
” Ĉu li diris tion ?” demandis, Ingilbert.” Ĉu li diris, ke li volas rakonti ion al la preposto antaŭ sia morto ? Mi kredis, ke li volis venigi lin nur por ricevi la komunion.”
” Kiam li sendis min hodiaŭ, li diris, ke mi petu la preposton veni. La preposto estas la sola homo en la mondo al kiu li povas konfesi sian grandan kaj pezan pekon.”
Ingilbert sidis pripensante dum momento.” Tio vere sonas strange,” li diris.” Ĉu ne povas esti fantazio, kiun li kreis al si tie ĉi en la soleco ? Certe estas io simila al liaj rakontoj pri Forta Bengt. Mi kredas ke ankaŭ tio estas nur fantazioj.”
” Ĝuste pri Forta Bengt li volis paroli kun la preposto,” diris la knabino.

    ” Tiuokaze vi povas esti certa, ke ĉio estas nur mensogo,”
diris Ingilbert.

    Li samtempe levis sin kaj iris al pordeto en la muro de la kabano, kiu estis malfermita por ke iom da lumo kaj aero penetru en la senfenestran loĝejon. La lito de la malsanulo staris tiel proksime, ke ĉio, kion li diris, estis aŭdebla por Ingilbert, kaj la filo aŭskultis la vortojn de la patro sen iu ajn konscienca riproĉo. Eble li eĉ neniam aŭdis, ke estas maljuste sekrete aŭskulti konfeson. Ĉiuokaze li estis konvinkita, ke la patro ne havas danĝerajn sekretojn por malkaŝi.

    Starinte iom da tempo apud la pordeto li reiris al la fratino.

    ” Kion mi diris ?” li komencis.” Patro ĝuste rakontas al la preposto, ke estis patrino kaj li, kiuj ŝtelis la reĝoringon de la maljuna generalo Löwensköld.”
” Ho, Dio kompatu !” diris la fratino.” Ĉu ni ne rakontu al la preposto, ke estas mensogo, ke estas nur fantazioj, per kiuj li kulpigas sin ?”
” Ni povas fari nenion nun,” diris Ingilbert.” Nun li devas diri, kion li volas. Ni parolos kun la preposto poste.”
Li denove ŝteliris al la pordeto por aŭskulti. Ne daŭris longe, antaŭ ol li ree venis al la fratino.

    ” Nun li diras, ke la saman nokton, kiam li kaj la patrino estis en la tombo, brulis Mellomstuga. Li diras, ke li kredas, ke estas la generalo, kiu bruligis la domon.”
” Oni ja aŭdas, ke estas nur fantazioj,” diris la fratino.” Al ni li ja diris cent fojojn same certe kiel unu, ke Forta Bengt bruligis Mellomstuga.”
Antaŭ ol ŝi finparolis, Ingilbert denove staris sub la pordeto. Li staris tie kaj aŭskultis longe, kaj kiam li revenis al la fratino, lia vizaĝo estis preskaŭ griza.

    ” Li diras, ke estis la generalo, kiu sendis al li ĉiujn liajn malfeliĉojn por devigi lin redoni la ringon. Li diras, ke patrino ektimis kaj volis, ke ili iru al la kapitano en Hedeby kaj donu al li la ringon, kaj patro pli ol volonte estus obeinta ŝin, sed li timis, ke ili ambaŭ estus pendigotaj, se ili konfesus, ke ili ŝtelis de mortinto. Sed tiam patrino ne povis elteni plu, kaj ŝi foriris kaj dronigis sin.”
Nun ankaŭ la vizaĝo de la fratino griziĝis pro teruro.

    ” Sed,” ŝi diris,” patro ĉiam diris, ke estis...”
” Jes ja. Li ĝuste nun deklaris al la preposto, ke li ne kuraĝis al iu ajn homo rakonti, kiu sendis la malfeliĉon al li. Nur al ni infanoj, kiuj nenion komprenis, li diris, ke estas iu nomata Forta Bengt, kiu persekutas lin. Li diris, ke la kamparanoj ĉiam kutimis nomi la generalon Forta Bengt.”
Märta Bårdsdotter tute kunpremiĝis.

    ” Sed do estas ja vero,” ŝi flustris tiel mallaŭte, kvazaŭ estus ŝia lasta spiro.

    Ŝi rigardis al ĉiuj direktoj. La paŝtejo estis ĉe la bordo de arbara lageto, kaj ĉirkaŭ tiu leviĝis malhelaj, arbarkovritaj montodorsoj. Estis videbla neniu homa loĝejo, ekzistis neniu, al kiu ŝi povus rifuĝi. Tie ĉi regis la granda, senhelpa soleco.

    Kaj ŝajnis al ŝi, ke en la malhelo sub la arboj embuskas la mortinto por sendi al ili malfeliĉojn.

    Ŝi estis tia infano, ke ŝi ne povis bone kompreni la honton kaj la malhonoron, kiujn la gepatroj havigis al si, sed ŝi komprenis tion, ke reaperanto, nepacigebla, ĉiopova estaĵo el la lando de la mortintoj persekutas ilin ĉiujn. Ŝi atendis, ke ŝi en kiu ajn momento ekvidos lin, kaj ŝi tiel ektimis, ke ŝiaj dentoj klakis.

    Ŝi pensis, ke la patro nun dum sep jaroj iris kun la sama timego en la animo. Ŝi estas nun dekkvarjara, kaj ŝi estis nur sepjara, kiam brulis Mellomstuga. La patro sciis la tutan tempon, ke la mortinto persekutas lin. Estas bone por li, ke li mortos.

    Ingilbert denove estis for por aŭskulti kaj nun revenis al ŝi.

    ” Tion vi tamen ne kredas, Ingilbert ?” ŝi diris kiel lasta provo fuĝi de la timego.

    Sed tiam ŝi vidis, ke la manoj de Ingilbert tremas, kaj ke la okuloj fiksrigardas pro teruro. Li estis same timregata kiel ŝi.

    ” Kion mi kredu ?” flustris Ingilbert.” Patro diras, ke li plurfoje provis vojaĝi al Norvegujo por vendi la ringon, sed li neniam sukcesis foriri. Unu fojon li malsaniĝis, alian fojon la ĉevalo rompis kruron, ĝuste kiam li volis forveturi de la hejmo.”
” Kion diras la preposto ?” demandis la knabino.

    ” Li demandis patron, kial li konservis la ringon dum ĉiuj jaroj, kvankam estis tiel danĝere posedi ĝin. Sed patro respondis, ke li kredis, ke la kapitano ordonos pendigi lin, se li konfesos sian krimon. Li ne havis elirejon, li devis konservi ĝin. Sed nun li scias, ke li mortos, kaj nun li volas doni la ringon al la preposto, por ke oni metu ĝin en la tombon al la generalo kaj ni infanoj liberiĝu el la malbeno kaj povu transloĝiĝi al la loĝata regiono.”
” Mi ĝojas, ke la pastro estas tie ĉi,” diris la knabino.” Mi ne scias kion fari, kiam li estos for. Mi tiel timas. Ŝajnas al mi, ke la generalo staras tie sub la branĉoj. Imagu, li iris ĉi tie ĉiun tagon por observi nin ! Kaj patro eble vidis lin.”
” Mi kredas, ke patro vidis lin,” diris Ingilbert.

    Li denove iris al la dometo por aŭskulti. Revenante li havis alian esprimon en la okuloj.

    ” Mi vidis la ringon,” li diris.” Patro donis ĝin al la preposto. Ĝi brilis kiel fajroflamo. Ĝi estis ruĝa kaj flava. Ĝi lumis. La preposto rigardis ĝin kaj diris, ke li rekonas, ke ĝi estas la ringo de la generalo. Iru al la pordeto kaj vi povos vidi ĝin !”
” Prefere mi prenus vipuron per la mano ol rigardus tiun ringon,” diris la knabino.” Vi certe ne povas opinii, ke ĝi aspektas bela ?”
Ingilbert rigardis flanken.” Mi ja scias, ke ĝi detruis nin,” li diris,” sed mi tamen ŝatis ĝin.”
Ĝuste kiam li diris tion, la voĉo de la preposto sonis forta kaj Laŭta, aŭdebla por la gefratoj. Ĝis nun li lasis la malsanulon paroli. Nun estis lia vico.

    La preposto kompreneble ne povis konsenti pri tiu sovaĝa parolo pri persekuto de mortinto. Li provis montri al la kamparano, ke estas puno de Dio, kiu trafis lin pro tio, ke li entreprenis la teruran agon ŝteli de mortinto. La preposto tute ne volis konsenti, ke la generalo havis potencon aranĝi fajrakcidenton aŭ sendi malsanojn al homoj kaj brutoj. Ne, la malfeliĉoj, kiujn Bård renkontis, estis maniero de Dio veki ĉe li penton kaj igi lin redoni la ŝtelitan, dum li ankoraŭ vivas, por ke lia peko estu pardonita kaj li havu beatan forpason.

    La maljuna Bård kuŝis trankvila kaj aŭskultis sen kontraŭdiro la parolon de la preposto. Sed verŝajne li ne konvinkiĝis.

    Li spertis tro multe da teruro por povi kredi, ke ĉio tio venas de Dio.

    Sed la junaj, kiuj sidis tremantaj pro fantomtimo kaj teruro pro reaperantoj, ili reviviĝis.

    ” Ĉu vi aŭdas ?” diris Ingilbert kaj forte premis la brakon de la fratino.” Ĉu vi aŭdas, ke la preposto diras, ke ne estis la generalo ?”
” Jes,” diris la fratino. Ŝi sidis kun la manoj interplektitaj kaj ensuĉis profunden en sian animon ĉiun vorton de la preposto.

    Ingilbert levis sin. Li faris fortan enspiron kaj rektigis la korpon. Li liberiĝis de sia timo. Li aspektis kiel alia homo.

    Rapide li iris al la pordo de la kabano kaj eniris.

    ” Kio estas ?” demandis la preposto.

    ” Mi volas paroli kelkajn vortojn kun patro.”
” Foriru ! Nun estas mi, kiu parolas kun via patro,” diris la preposto severe.

    Li denove turnis sin al Bård Bårdsson, parolante jen potence, jen milde kaj kompate.

    Ingilbert sidiĝis sur la ŝtonplaton kun la manoj antaŭ la vizaĝo. Sed granda maltrankvilo ekregis lin. Li denove iris en la dometon kaj estis denove malakceptata.

    ——— Kiam ĉio estis finita, Ingilbert akompanis la preposton por montri la vojon tra la arbaro. Komence ĉio iris bone, sed post kelka tempo ili venis al muskomarĉo kun vojo farita el arbotrunkoj. La preposto ne povis memori, ke li trapasis tian lokon irante al la kabano, kaj li demandis, ĉu Ingilbert eraras pri la vojo, sed tiu respondis, ke estas granda mallongigo de vojo, se ili povas trapasi tiun muskomarĉon.

    La preposto, severe rigardis Ingilbert. Li kredis esti rimarkinta, ke li same kiel la patro estas regata de oramo. Ingilbert ja fojon post fojo venis en la domon kvazaŭ por malhelpi, ke la patro fordonu la ringon.

    ” Estas mallarĝa kaj danĝera vojo, Ingilbert,” li diris.” Mi timas, ke la ĉevalo falos sur la glitigaj trunkoj.”
” Mi kondukos la ĉevalon, kaj via moŝto ne bezonas timi,”
diris Ingilbert, kaj en la sama momento li kaptis la bridon de la ĉevalo.

    Kiam ili estis meze en la marĉo kun nur senfunda ŝlimtereno ĉiuflanke, li tamen komencis igi la ĉevalon iri malantaŭen. Ŝajnis, kvazaŭ li volas devigi ĝin forlasi la mallarĝan trunkvojon.

    La ĉevalo obstinstariĝis, kaj la preposto, kiu malfacile restis sur la selo, kriis al la kondukanto, ke li nepre lasu la bridon.

    Sed Ingilbert ŝajnis nenion aŭdi, kaj la preposto vidis, kiel li kun malhela vizaĝo kaj kunmorditaj dentoj luktas kontraŭ la ĉevalo por peli ĝin en la marĉon. Certa morto atendis kaj la beston kaj la rajdanton.

    Tiam la preposto metis la manon en la poŝon kaj eltiris malgrandan saketon el kaproledo. Tiun li ĵetis rekte en la vizaĝon de Ingilbert.

    Tiu lasis la bridon por kapti la saketon, kaj la ĉevalo liberiĝis. Timigite ĝi ekflugis antaŭen sur la vojeto. Ingilbert restis surloke kaj ne provis sekvi.

   

v

    Oni ne povas miri pri tio, ke la preposto post tia travivaĵo estis iom malklara en la kapo, kaj ke daŭris ĝis la vesperiĝo, antaŭ ol li sukcesis trovi vojon al la loĝata regiono.

    Ankaŭ ne estas mirinde, ke li venis el la arbaro ne sur la Olsbyvojo, kiu estis plej bona kaj plej mallonga, sed estis irinta tro sude, tiel ke li elvenis tuj supre de Hedeby.

    Dum li ĉirkaŭrajdis en la profundo de la arbaro, li pensis, ke la unua, kion li devos fari post reveno al la hejmo, estas venigi la prokuroron por peti lin iri en la arbaron kaj repreni de Ingilbert la ringon. Sed kiam nun okazis tiel, ke li preterrajdis Hedeby, li havis malgrandan diskuton kun si mem, ĉu li ne devas eniri tien kaj rakonti al kapitano Löwensköld, kiu homo kuraĝis iri en la tombon kaj ŝteli la reĝoringon.

    Ŝajnas, ke la preposto ne estus devinta longe pripensi tiel klaran aferon, sed li hezitis, ĉar li sciis, ke la estinta rilato inter la kapitano kaj ties patro ne estis tute bona. La kapitano estis homo de paco same multe kiel la patro estis homo de batalo. Li rapidis eksiĝi el militservo tuj post la packontrakto kun la rusoj, kaj poste li dediĉis ĉiujn siajn fortojn al restarigo de la bonstato en la lando, kiu estis tute ruinigita dum la militjaroj. Li estis kontraŭ solregado kaj militgloro, li kutimis paroli malbone eĉ pri Karlo XII kaj pri multaj aliaj aferoj, kiujn la maljunulo alte taksis. Krome la filo estis fervora partoprenanto en la parlamenta milito, sed ĉiam kiel ano, de la pacpartio. Jes, estis sufiĉe da aferoj por disputo inter li kaj la patro.

    Kiam la ringo de la generalo estis ŝtelita antaŭ sep jaroj, la preposto kaj multaj kun li trovis, ke la kapitano tro malmulte klopodis por rericevi ĝin. Kaj ĉio tio efikis, ke li nun pensis:” Ne utilas, ke mi faru al mi la penon eniri ĉe Hedeby. Al la kapitano estas egale, ĉu la patro, ĉu Ingilbert portas la reĝoringon sur sia fingro. Estas pli bone, ke mi tuj rakontu pri la ŝtelo al prokuroro carelius.”
Sed ĝuste kiam la preposto tiel konsiliĝis kun si, li ekvidis, ke la barilpordo ĉe la enirejo al Hedeby malrapide malfermiĝas kaj restas tute malfermita.

    Aspektis sufiĉe strange, sed ekzistas ja multaj barilpordoj, kiuj tiamaniere malfermiĝas per si mem, se ili ne estas bone fermitaj, kaj la preposto ne cerbumis plu pri la afero. Li tamen konsideris ĝin kiel signon, ke li enrajdu.

    La kapitano bone akceptis lin, preskaŭ pli bone, ol estis lia kutimo.

    ” Estas prudente, ke vi eniris, amiko,” li diris.” Mi vere sopiris renkonti vin kaj plurfoje hodiaŭ intencis iri al via domo por paroli kun vi pri sufiĉe stranga cirkonstanco.”
” Tiam vi estus farinta vanan promenon,” diris la preposto.

    ” Jam frue antaŭtagmeze mi forveturis, vokita al Olsbysätern, kaj ĝuste nun revenis. Estis aventura tago por mi, maljuna homo.”
” Same mi povas diri, kvankam mi apenaŭ levis min el mia seĝo. Mi povas aserti, ke, kvankam mi baldaŭ estos kvindekjara homo kaj multe travivis tiel dum la severaj militjaroj kiel poste, neniam okazis al mi io tiel miriga kiel tio, kion mi hodiaŭ travivis.”
” Ĉar tiel estas,” diris la preposto,” mi volas lasi la vorton al vi. Ankaŭ mi havas vere apartan historion por rakonti al vi, amiko. Tamen mi ne volas aserti, ke ĝi estas la plej stranga el ĉio, kio al mi okazis.”
” Nu ja,” diris la kapitano,” povas ankaŭ esti, ke vi trovos nenion strangan en mia historio. Ĝuste pri tio mi volis demandi. Vi kompreneble aŭdis pri Gathenhielm ?”
” Pri la terura marrabisto kaj freneza kaperisto, kiun reĝo Karlo faris admiralo ? Kiu ne aŭdis pri li ?”
” Dum la tagmanĝo okazis,” daŭrigis la kapitano,” ke ni komencis paroli pri la malnova milita tempo. Miaj filoj kaj ilia guvernisto komencis demandi min, kia ĉio estis tiutempe, ĉar tiajn aferojn la junaj homoj volas ja ĉiam aŭskulti. Rimarku, ke pri la laborplenaj kaj severaj jaroj, kiujn ni svedoj devis trapasi post la morto de reĝo Karlo, kiam ni pro milito kaj monmanko. postrestis en ĉio, pri ili neniam ili demandas sed nur pri la detruaj militjaroj. Je Dio, ĉu oni ne povus kredi, ke ili rigardas kiel nenion rekonstrui bruldetruitajn urbojn, starigi uzinojn kaj fabrikojn, kampigi arbarterenon kaj novkulturi teron. Mi kredas, ke miaj filoj hontas pro mi kaj miaj samtempuloj, ĉar ni ĉesis militiri kaj dezertigi fremdajn landojn. Ŝajne ili kredas, ke ni estis malpli taŭgaj homoj ol niaj patroj, kaj ke la malnova sveda forto forlasis nin.”
” Vi estas tute prava,” diris la preposto.” Tiu amo de la junularo al militaj aferoj estas tre bedaŭrinda.”
” Nu, mi plenumis ilian deziron,” diris la kapitano.” Ĉar ili ŝatis aŭdi pri granda militheroo, mi rakontis al ili pri Gathenhielm kaj lia kruela konduto kontraŭ komercistoj kaj pacaj vojaĝantoj, pensante, ke mi per tio vekos ĉe ili teruron kaj abomenon. Kaj kiam tio ankaŭ sukcesis, mi petis ilin pripensi, ke tiu Gathenhielm estis vera filo de la milita tempo, kaj demandis, ĉu ili deziras, ke la tero estu loĝata de tiaj inferestaĵoj.

    Sed antaŭ ol miaj filoj trovis tempon respondi al tio, ilia guvernisto ekparolis kaj petis min permesi al li rakonti historion pri Gathenhielm. Kaj ĉar li diris, ke tiu aventuro nur konfirmas tion, kion mi antaŭe diris pri la teruraj sovaĝeco kaj furiozo de Gathenhielm, mi donis mian konsenton.

    Li tiam komencis dirante, ke kiam Gathenhielm estis mortinta, ankoraŭ juna, kaj lia korpo metita en la preĝejon de onsala en marmoran sarkofagon, kiun li rabis de la dana reĝo, komenciĝis en la preĝejo tia fantomagado, ke la paroĥanoj de onsala ne povis tion elteni. Ili ne trovis alian rimedon ol levi la korpon el la ĉerko kaj enterigi ĝin sur dezerta insuleto malproksime de la marbordo. Post tio fariĝis paco en la preĝejo, sed rakontis fiŝistoj, kiuj dum siaj vojaĝoj proksimiĝis al la nova ripozejo de Gathenhielm, ke de tie oni ĉiam aŭdas tumulton kaj bruon, kaj ke ŝaŭmo ĉiumomente ŝprucas alten super la kompatindan insuleton. La fiŝistoj kredis kompreni, ke estas ĉiuj maristoj kaj komercistoj, kiujn Gathenhielm lasis ĵeti en la maron de prenitaj ŝipoj, kiuj eliris el sia malseka tombo por lin tiel turmenti kaj malbontrakti, kaj ili zorge evitis veturi en tiu direkto. Sed en iu malluma nokto unu el ili tamen okaze venis tro proksimen al la danĝera loko. Li sentis, ke li estas entirata en akvokirlon, ŝaŭmo vipis lian vizaĝon, kaj tondra voĉo kriis al li:’ Iru al Gata en onsala kaj diru al mia edzino, ke ŝi sendu al mi sep faskojn da avelaj vergoj kaj du juniperbastonojn.’”
La preposto ĝis nun restis trankvila kaj pacience aŭskultis la rakonton, sed kiam li nun rimarkis, ke lia najbaro rakontas nur ordinaran fantomrakonton, li apenaŭ povis haltigi movon de malpacienco. La kapitano tamen ne atentis pri tio.

    ” Vi komprenas, ke restis nur plenumi tiun ordonon. Kaj la edzino de Gathenhielm obeis. La plej elastajn kaj nerompeblajn avelvergojn kaj la plej dikajn juniperbastonojn oni preparis, kaj servisto el onsala forremis kun ili sur la maron.”
Nun la preposto, vere faris tiel rimarkeblan provon interrompi, ke la kapitano atentis lian malpaciencon.

    ” Mi scias, kion vi pensas,” li diris,” mi mem havis la samajn pensojn, kiam mi dum la tagmanĝo aŭskultis la historion, sed mi nun tamen petas, ke vi aŭskultu ĝis la fino. Mi do volas diri, ke tiu servisto el onsala certe estis brava viro kaj tre fidela al sia mastro, alie li apenaŭ estus kuraĝinta plenumi sian komision. Kiam li estis proksima al la tomboloko, la ondoj transsaltis ĝin, kvazaŭ estus plena ŝtormo, kaj tumulto kaj batalkrioj estis vaste aŭdeblaj. Sed la servisto tamen remis tiel proksimen, kiel li povis, kaj li sukcesis ĵeti la juniperbastonojn kaj la vergofaskojn sur la insuleton.

    Poste li per rapidaj rembatoj malproksimiĝis sin de la terura loko.”
” Amiko...” komencis la preposto, sed la kapitano estis persista.

    ” Tre longe li tamen ne remis, antaŭ ol li haltigis la remilojn por observi, ĉu nun io rimarkinda okazos. Kaj li ne bezonis vane atendi. Ĉar subite la ŝaŭmo altiĝis ĉielalten super la insuleton, la tumulto fariĝis kiel bruo de militbatalo, kaj teruraj ĝemkrioj dissonis sur la maron. Tio daŭris dum kelka tempo, sed la intenso iom post iom malfortiĝis, kaj fine la ondoj tute ĉesis ataki la tombon de Gathenhielm. Baldaŭ ĝi kuŝis same kvieta kaj trankvila kiel ĉiu alia insuleto. La servisto tiam ekmovis la remilojn por iri hejmen, sed en la sama momento kriis al li tondra kaj triumfa vub:’ Iru al Gata en onsala kaj diru al mia edzino, ke Lasse Gathenhielm venkas siajn malamikojn kaj kiel viva kaj kiel mortinta !”
La preposto sidis kaj aŭskultis kun klinita kapo. Kiam la historio nun finiĝis, li levis la vizaĝon kaj demande rigardis la kapitanon.

    ” Kiam la guvernisto rakontis tion lastan,” diris la kapitano,” mi povis bone rimarki, ke miaj filoj kompatis tiun friponon Gathenhielm kaj ŝatis aŭdi pri lia arogo. Tial mi rimarkigis, ke tiu historio ŝajnas al mi bone kunmetita, sed ke ĝi apenaŭ povas enteni iom da vero.’ Ĉar,’ mi diris,’ se kruda marrabisto kiel Gathenhielm estus posedinta tian forton defendi sin ankaŭ post la morto, kiel oni do klarigu, ke toleris mia patro, kiu estis grandbravulo simila al Gathenhielm sed krome bona kaj honesta homo, ke ŝtelisto penetris en lian tombon kaj rabis de li lian plej karan posedaĵon, kaj li ne havis forton malhelpi tion aŭ poste iel ajn venĝi al la kulpulo ?’”
Ĉe tiuj vortoj la preposto levis sin kun neordinara viglo.

    ” Tio estas ĝuste mia penso,” li diris.

    ” Jes, sed jen kio okazis ?” daŭrigis la kapitano.” Mi apenaŭ estis finparolinta, kiam mi aŭdis fortan ĝemon malantaŭ mia seĝo. Kaj tiu ĝemo tiel similis al la laca ĝemspiro, kiun mia beata patro kutimis eligi, kiam lin turmentis la malsanetoj de maljunaĝo, ke ŝajnis al mi, ke li estas malantaŭ mi, kaj mi saltleviĝis. Vere mi tiam nenion vidis, sed tiel konvinkita mi estis, ke mi aŭdis lin, ke mi ne plu volis preni lokon ĉe la tablo, sed sidis tie ĉi en soleco kaj pripensis la aferon ĝis nun. Kaj mi tre deziris aŭdi viajn pensojn, amiko, pri tiu demando. Ĉu estis mia patro, kiun mi aŭdis fari ĝemspiron pro la malaperinta trezoro ? Se mi povus kredi, ke li ankoraŭ sentas sopiron pri ĝi, tiam mi prefere irus de domo al domo por esplori, ol ke li ankoraŭ eĉ por momento sentu la kruelan doloron, pri kiu atestis tiu ĝemo.”
” Estas la dua fojo hodiaŭ, kiam mi devas respondi la demandon, ĉu la mortinta generalo malĝojas pro sia perdinta ringo kaj volas ĝin reakiri,” diris la preposto.” Kun via permeso, amiko, mi nun unue rakontos mian historion, kaj poste ni interparolos pri ĝi.”
Poste la preposto rakontis sian historion, kaj li nun rimarkis, ke li antaŭe senkaŭze timis, ke la kapitano ne sufiĉe fervore interesiĝos pri la afero de la patro. La preposto ne konsideris, ke ankaŭ en la plej pacama homo troviĝas iom de la karaktero de la Lodbrok-filoj. Certe estas tiel, ke la plej multaj porkidoj gruntas, kiam ili ekscias, kiel suferis la maljuna virporko. Nun li vidis, kiel ŝvelas la vejnoj en la frunto de la kapitano, kaj kiel la manoj pugniĝas, tiel ke la artikoj blankiĝas. Terura kolero ekregis lin.

    Kompreneble la preposto prezentis la aferon laŭ sia kapo.

    Li rakontis, kiel la kolero de Dio trafis la malbonfarantojn, kaj neniel volis konsenti, ke la mortinto estis aganta.

    Sed la kapitano interpretis ĉion, kion li aŭdis, en alia maniero. Li komprenis nun, ke lia patro ne estas havinta pacon en sia tombo pro tio ke la ringo estas prenita de lia montrofingro. Li sentis penton kaj konsciencan riproĉon pro tio, ke li ĝis nun tro facile traktis la aferon. Li sentis, kvazaŭ estus pika, dolora vundo en lia koro.

    La preposto, kiu rimarkis lian grandan ekscitiĝon, preskaŭ timis rakonti, ke oni forprenis de li la ringon, sed tion li aŭskultis kun certa severa kontento.

    ” Estas, bone, ke unu el la ŝtelista kanajlaro restas, kaj ke li estas same aĉa kiel la aliaj,” diris kapitano Löwensköld.” La generalo frapis la gepatrojn kaj forte frapis. Nun estos mia vico.”
La preposto rimarkis senkompatan malmolecon en la voĉo.

    Li pli kaj pli maltrankviliĝis. Li timis, ke la kapitano strangolos per propraj manoj Ingilbert aŭ mortvipos lin.

    ” Mi konsideris kiel mian devon transdoni la komunikon de la mortinto al vi,” diris la preposto,” sed mi esperas, ke vi ne entreprenos tro rapidajn agojn. Mi intencas nun informi la prokuroron pri la ŝtelo farita kontraŭ mi.”
” Pri tio faru, kiel vi volas,” diris la kapitano.” Mi volas diri nur tion, ke estos nenecesa peno, ĉar tiun ĉi aferon mi mem prizorgos.”
Post tio la preposto komprenis, ke restas nenio por fari en Hedeby. Li forrajdis de tie kiel eble plej baldaŭ por havi tempon sendi informon al la prokuroro antaŭ la vespero.

    Sed kapitano Löwensköld kunvokis ĉiujn siajn homojn, rakontis tion, kio okazis, kaj demandis, ĉu la venontan matenon ili volas akompani lin por kapti la ŝtelinton. Neniu rifuzis fari al li kaj la mortinta generalo tiun servon, kaj la reston de la vespero oni uzis por kolekti diversajn armilojn, malnovajn muskedojn, mallongajn ursolancojn, longajn spadojn, bastonojn kaj falĉilojn.

   

vi

    Estis ne malpli ol dekkvin viroj, kiuj akompanis la kapitanon, kiam li je la kvara horo la sekvantan matenon eliris por ŝtelistĉaso. Kaj ili estis en plej bona batalhumoro. Ili havis justan aferon kaj povis krom tio fidi al la generalo. Ĉar la mortinto gvidis la aferon ĝis tiu punkto, li certe ankaŭ daŭrigos ĝis feliĉa fino.

    La vera sovaĝejo komenciĝis nur unu mejlon de Hedeby.

    Komence dum la marŝo ili transiris vastan valfundon, kiu estis parte kulturita kaj plena de malgrandaj fojnodometoj. Tie kaj tie sur la altaĵoj kuŝis sufiĉe grandaj vilaĝoj. Unu el tiuj estis Olsbyn, kie Bård Bårdsson iam havis sian bienon, antaŭ ol la generalo bruldetruis ĝin.

    Malantaŭ tio kuŝis la grandarbaro, kiel densa felo sternita sur la tero, kun arbo apud arbo sen interrompo. Sed tamen ankoraŭ ne finiĝis tute la homa potenco. En la arbaro troviĝis mallarĝaj vojetoj, kiuj kondukis al somerpaŝtejoj kaj karbiglokoj.

    La kapitano kaj liaj viroj ricevis kvazaŭ alian teknikon, alian aspekton, kiam ili eniris la grandarbaron. Ili iris tie antaŭe, ĉasante grandbestojn, kaj nun la ĉasista humoro revekiĝis en ili. Ili komencis sendi akrajn rigardojn en la densejojn, kaj ili iris en tute alia maniero, pli malpeze, ŝtele.

    ” Ni interkonsentu pri unu afero, knaboj,” diris la kapitano.

    ” Neniu el vi rajtas malfeliĉigi sin pro tiu ŝtelisto, sed vi lasu lin al mi. Nur atentu, ke li ne forkuru !”
Oni certe ne estus obeinta tiun ordonon. Ĉiuj, kiuj la antaŭan tagon tute pace metis fojnon sur sekigstablojn, brulis pro deziro doni al Ingilbert, tiu ŝtelisto, veran memoraĵon.

    Ili tamen estis venintaj nur tien, kie la grandpinoj, kiuj restis de la pratempo, estis tiel densaj, ke ili sternis super ili senfinan tegmenton kaj la tuta subarbaro ĉesis kaj nur musko kovris la teron, kiam ili vidis tri virojn veni, portantaj inter si brankardon el branĉoj, sur kiu kuŝis kvara persono.

    La kapitano kaj lia grupo rapidis renkonte al ili, kaj la portantoj haltis, kiam ili ekvidis tiom da homoj. Ili estis metintaj kelkajn filikfoliojn sur la vizaĝon de la kuŝanto, kaj neniu povis vidi, kiu li estas, sed tamen ŝajnis al la viroj el Hedeby, ke ili tion scias, kaj ili sentis frostotremon sur la dorsoj.

    Ili ne vidis la maljunan generalon apud la brankardo. Tute ne. Eĉ ne ombreton de li. Sed tamen ili sciis, ke li estas tie. Li venis kun la mortinto malsupren el la arbaro. Li staris tie kaj montris al li per sia fingro.

    La tri viroj, kiuj portis la brankardon, estis konataj kaj bonaj homoj. Estis erik Ivarsson, kiu havis grandan bienon en Olsbyn, kaj lia frato, ivar Ivarsson, kiu ne edziĝis, sed restis ĉe sia frato en la gepatra domo. Ambaŭ estis sufiĉe maljunaj, sed la tria en la grupo estis juna viro. Ĉiuj konis ankaŭ lin. Li nomiĝis Paul Eliasson kaj estis adoptita de la fratoj Ivarsson.

    La kapitano iris al la fratoj Ivarsson, kaj ili metis la brankardon sur la teron por saluti kaj manpremi. La kapitano kvazaŭ ne vidis la etenditajn manojn. Li ne povis fortiri la rigardojn de la filikfolioj, kiuj kovris la vizaĝon de tiu, kiu kuŝis sur la brankardo.

    ” Ĉu estas Ingilbert Bårdsson, kiu kuŝas tie ĉi ?” li demandis per stranga, malmola voĉo. Sonis preskaŭ, kvazaŭ li parolus kontraŭvole.

    ” Jes,” diris erik Ivarsson,” sed kiel vi sciis tion ? Ĉu vi rekonis liajn vestojn ?”
” Ne,” diris la kapitano,” mi ne rekonis liajn vestojn. Mi ne vidis lin dum kvin jaroj.”
Kaj liaj propraj homoj kaj la fremdaj viroj ĵetis mirajn rigardojn sur la kapitanon. Ŝajnis al ĉiuj, ke estas io neordinara kaj terura ĉe li en tiu ĉi mateno. Li ne estis kiel kutime. Li ne estis ĝentila kaj afabla kiel ordinare.

    Li komencis demandi la fratojn Ivarsson. Kion ili havas por fari en la frua mateno, kaj kie ili trovis Ingilbert ? La fratoj Ivarsson estis grandbienuloj, kaj ili ne ŝatis esti tiamaniere pridemandataj, sed la ĉefajn aferojn li tamen sukcesis eltiri el ili.

    La antaŭan tagon ili iris viziti la homojn en sia somerpaŝtejo, kiu kuŝas unu mejlon malproksime en la arbaro, kunportante al ili farunon kaj viandon, kaj ili restis tie dum la nokto. Frue matene ili reiris hejmen, kaj tiam ivar Ivarsson iris iom antaŭ la aliaj. ivar Ivarsson iam estis soldato. Li konis la arton fari longajn paŝojn, ne estis facile sampaŝi kun li.

    Kiam ivar Ivarsson estis sufiĉe longe antaŭ la aliaj, li vidis viron, kiu venas kontraŭ li sur la vojeto. La arbaro estis sufiĉe maldensa tie. Neniuj arbetoj, nur grandaj trunkoj, kaj li vidis viron de malproksime. Sed li ne povis tuj rekoni lin. Nebulnubetoj ŝvebis inter la arboj, kaj kiam la sunlumo penetris en ilin, ili fariĝis kiel flava fumo. Li povis vidi tra ili, sed ne tute klare.

    ivar Ivarsson rimarkis, ke la venanto, ekvidante lin tra la nebulo, haltis kaj en plej granda timo etendis forige antaŭ si la manojn. Jes, kiam ivar Ivarsson iris ankoraŭ kelkajn paŝojn, li falis sur la genuojn kaj kriis, ke li ne venu pli proksimen.

    Aspektis ja, kvazaŭ li ne estus tute prudenta, kaj ivar Ivarsson volis alkuri por trankviligi lin, sed tiam la alia levis sin kaj fuĝis en la arbaron. Li tamen kuris nur kelkajn paŝojn. Preskaŭ tuj li falis kaj restis kuŝanta sen movo. Kiam ivar Ivarsson venis al li, li jam estis morta.

    ivar Ivarsson nun rekonis, ke la viro estas Ingilbert Bårdsson, filo de tiu Bård Bårdsson, kiu antaŭe loĝis en Olsbyn sed transloĝiĝis en somerpaŝtejon post la forbrulo de la domo kaj la sindronigo de la edzino. Li ne povis kompreni, ke Ingilbert falis senviva, sen ke iu homo tuŝis lin, kaj li provis revivigi lin per skuado, sed li ne sukcesis. Kiam la aliaj alvenis, ili tuj vidis, ke li estas morta. Sed ĉar la familio Bårdsson estis najbara al ili en Olsbyn, ili ne volis lasi Ingilbert en la arbaro, sed plektis brankardon kaj kunportis lin.

    La kapitano aŭskultis tion kun malhela mieno. Li trovis tion tre kredinda. Ingilbert kuŝis kvazaŭ ekipita por longa vojaĝo kun tornistro sur la dorso kaj ŝuoj sur la piedoj. La ursolanco, kiu kuŝis sur la brankardo, estis verŝajne ankaŭ lia.

    Li certe volis iri al fremda lando por vendi la ringon, sed kiam li en la nebuloj de la arbaro renkontis ivar Ivarsson, li kredis vidi la fantomon de la generalo. Jes ja. Tiel okazis. ivar Ivarsson estis vestita en malnova soldatjako, kaj la randaĵoj de la ĉapelo estis suprenfalditaj laŭ la karlana maniero. La distanco, la nebulo kaj malbona konscienco klarigis la eraron.

    Sed la malkontento de la kapitano tamen daŭris. Li kreskigis en si koleron kaj sangosoifon. Li estis volinta mortpremi Ingilbert Bårdsson inter siaj fortaj brakoj. Li bezonis eliron por sia venĝemo sed ne trovis.

    Tamen li komprenis mem, ke li estas neprudenta, kaj li tiom bridis sin, ke li rakontis al la fratoj Ivarsson, kial li kaj liaj viroj en tiu mateno iris en la arbaron. Kaj li aldonis, ke li volas esplori, ĉu la mortinto havas la ringon en sia posedo.

    Li estis en tia humoro, ke li deziris, ke la viroj el Olsby diru ne, por ke li havu okazon batale ŝajni sian rajton. Sed ili trovis lian postulon tute komprenebla kaj iris iom flanken, dum kelkaj el la viroj de la kapitano traserĉis la poŝojn de la mortinto, liajn ŝuojn, lian tornistron, ĉiun kudron en liaj vestoj.

    La kapitano en la komenco sekvis la esploron kun plej granda atento, sed foje li okaze rigardis al la bienuloj, kaj ŝajnis al li tiam, ke ili interŝanĝas mokajn rigardojn, kvazaŭ ili estus certaj, ke li nenion trovos.

    Kaj tiel okazis. Oni devis fini la serĉadon ne trovinte la ringon. Sed kiam la afero tiel finiĝis, la suspekto de la kapitano tute kompreneble turnis sin kontraŭ la bienuloj. Kaj same okazis ĉe liaj viroj. Kien malaperis la ringo ? Ingilbert kompreneble kunportis ĝin, kiam li fuĝis. Kie ĝi nun estas ?

    Ankaŭ nun neniu vidis la generalon, sed oni sentis lin. Li staris meze en la grupo kaj montris al la tri viroj el Olsby. Ili havas ĝin.

    Estis pli ol supozeble, ke ili esploris la poŝojn de la mortinto kaj trovis la ringon.

    Estis ankaŭ supozeble, ke la rakonto, kiun ili ĵus prezentis, ne estis vera, sed ke ĉio okazis tute alie. Tiuj ĉi viroj, kiuj estis el la sama vilaĝo kiel patro kaj filo Bårdsson, eble sciis, ke tiuj posedis la ringon. Ili eble sciis, ke Bård mortis, kaj ili komprenis kiam ili renkontis lian filon en la arbaro, ke li intencas fuĝi kun la ringo, kaj ili atakis kaj mortigis lin por povi alproprigi al si la trezoron.

    Oni ne vidis sur li vundon krom frapvundo sur la frunto.

    La fratoj Ivarsson estis dirintaj, ke li puŝis la kapon kontraŭ ŝtonon, kiam li falis, sed ĉu tiu frapvundo ne povus esti kaŭzita de la dika tuberbastono, kiun Paul Eliasson tenas en la mano ?

    La kapitano staris kaj rigardis al la tero. En lia interno estis lukto. Li ĉiam aŭdis nur bonon pri la tri viroj, kaj li malŝatis kredi, ke ili murdis kaj ŝtelis.

    Ĉiuj liaj viroj estis sin kolektintaj ĉirkaŭ li. Kelkaj el ili jam svingis la armilojn. Neniu kredis, ke oni forlasos la lokon sen batalo.

    Tiam erik Ivarsson paŝis antaŭen al la kapitano.

    ” Ni fratoj kaj ankaŭ Paul Eliasson, kiu estas nia adoptito kaj baldaŭ fariĝos mia bofilo, komprenas ja, kion vi kaj viaj viroj pensas pri ni. Ni nun opinias, ke ni ne disiru, sen ke vi estos esplorinta ankaŭ niajn poŝojn kaj vestojn.”
Ĉe tiu propono la mallumo iom forglitis de la animo de la kapitano. Li kontraŭdiris. Kaj la fratoj Ivarsson kaj ilia adoptito estas tiaj viroj, ke suspekto ne povas tuŝi ilin.

    Sed la bienuloj volis fini la aferon. Ili komencis mem turni la internon de siaj poŝoj eksteren kaj depreni la ŝuojn, kaj tiam la kapitano faris mansignon al siaj viroj, ke ili lasu ilin fari laŭ sia volo.

    Ringon oni ne malkovris, sed en betulŝela tornistro, kiun ivar Ivarsson portis sur la dorso, oni trovis malgrandan saketon el kaproledo.

    ” Ĉu tiu ĉi saketo estas via ?” demandis la kapitano esplorinte la saketon kaj trovinte, ke ĝi estas malplena.

    Se ivar Ivarsson nun estus jesinta, la afero eble estus per tio finita, sed anstataŭe li kun plej granda trankvilo konfesis:
” Ne, ĝi kuŝis sur la vojeto ne malproksime de la loko, kie falis Ingilbert. Mi prenis ĝin kaj ĵetis ĝin en la tornistron, ĉar ĝi aspektis sendifekta kaj neuzita.”
” Sed ĝuste en tia saketo kuŝis la ringo, kiam la preposto ĵetis ĝin al Ingilbert,” diris la kapitano, kaj nun la mallumo estis reveninta kaj al la voĉo kaj al la vizaĝo.” Kaj ŝajne nenio alia restas, ol ke vi fratoj Ivarsson akompanos min al la prokuroro, se vi ne preferas memvole doni al mi la ringon.”
Nun finiĝis la pacienco de la viroj el Olsby.

    ” Vi ne havas rajton meti nin en arestejon,” diris erik Ivarsson. Li kaptis samtempe la lancon, kiu kuŝis apud Ingilbert, por fari al si vojon, kaj liaj frato kaj bofilo aliĝis al li.

    Dum la unua konsterno la viroj el Hedeby retiris sin krom la kapitano, kiu ridis pro kontento, ke li povas elverŝi sian koleron per agoj. Li tiris sian sabron kaj dehakis la lancon.

    Sed tio estis la sola grandfaro dum tiu milito. La propraj viroj de la kapitano tiris lin malantaŭen kaj prenis la armilon de li.

    Estis tiel, ke ankaŭ prokuroro carelius trovis konvene iri supren al la grandarbaro en tiu mateno. Precize en la ĝusta momento li aperis sur la vojeto, akompanata de iu polichelpanto.

    Okazis novaj esploroj kaj nova demandado, sed finiĝis tamen tiel, ke erik Ivarsson, lia frato ivar kaj ilia adoptito Paul estis metitaj en arestejon pro suspekto pri murdo kaj ŝtelo.

   

vii

    Ni ne povas kontraŭdiri tion, ke ĉe ni en Vermlando la arbaroj estis en tiu tempo grandaj kaj la kampoj malgrandaj, la kortoj estis grandaj sed la domoj malvastaj, la vojoj estis mallarĝaj sed la deklivoj krutaj, la pordoj malaltaj sed la sojloj altaj, la preĝejoj malmultimpresaj sed la diservoj longaj, la vivotagoj malmultaj, sed la zorgoj nekalkuleblaj. Sed tamen la vermlandanoj ne estis ĝemuloj kaj teduloj pro tio.

    La frosto ja forprenis la grenon, la sovaĝaj bestoj ja detruis inter la brutoj kaj dispepsio inter la infanoj, sed certe ili kiel eble plej longe konservis bonan humoron. Kiamaniere ili estus alie eltenintaj ?

    Sed tio eble dependis de tio, ke en ĉiuj domoj troviĝis konsolanto. Ekzistis iu, kiu venis al riĉulo same kiel al malriĉulo, ŝi, kiu ne perfidis kaj ne laciĝis.

    Sed tute ne kredu, ke tiu konsolanto estis io solena kaj grandpompa, kiel la vorto de Dio aŭ konscienca paco aŭ amofeliĉo ! Ankaŭ ne kredu, ke ĝi estis io malalta kaj danĝera kiel drinkado aŭ kubĵetadoj ! Estis nur io tute senkulpa kaj ĉiutaga, estis nur la fajro, kiu flamis en senporda forno dum la vintraj vesperoj.

    Dio mia, kiel ĝi beligis kaj hejmigis eĉ plej etan kabanon !

    Kaj kiel ĝi babilis kaj ŝercis kun la homoj en la domo dum la tuta vespero ! Ĝi krakis kaj klaketadis kvazaŭ ĝi ridus al ili. Ĝi krakis kaj siblis, kaj tiam sonis, kvazaŭ ĝi volus imiti iun, kiu estas grumblema kaj kolera. Foje ĝi tute ne sciis, kiamaniere fini iun tuberoriĉan ŝtipon. Tiam, ĝi plenigis la tutan ĉambron per fumo kaj haladzo, kvazaŭ ĝi volus komprenigi al la homoj, ke ĝi ricevis tro malbonan nutraĵon. Foje ĝi transformiĝis en amaseton da ardaĵo, ĝuste kiam la homoj estis en plej bona laborhumoro, tiel ke oni devis meti la manojn sur la genuojn kaj ridegi, ĝis ĝi denove akiris forton. Plej petola ĝi fariĝis, kiam la mastrino venis kun la tripiedaj kuirpotoj kaj postulis, ke ĝi kuiru la manĝaĵon. Iun maloftan fojon ĝi estis konsenta kaj servema kaj faris sian taskon rapide kaj bone, sed plej ofte ĝi gracie kaj petole dancis dum horoj ĉirkaŭ la kaĉopoto sen boligi ĝin.

    Kiel eklumiĝis en la okuloj de la mastro, kiam li malseka kaj malvarma venis el la malseka neĝo ekstere kaj la fajro akceptis lin kun varmo kaj hejmeco ! Kiel trankvilige estis pensi pri la gardanta lumo, kiu elfluis en la malluman vintronokton kaj servis kiel gvidstelo por malriĉaj vojirantoj kaj kiel terursigno por lupoj kaj linkoj !

    Sed la fajro povis fari pli ol varmigi kaj lumi kaj kuiri manĝaĵon, ĝi sciis plenumi pli rimarkindajn aferojn ol fajreri, kraki, kraĉi kaj krei haladzon. Ĝi komprenis veki kaj vigligi la ludemon en la homa animo.

    Ĉar kio estas la homa animo, se ne ludanta flamo, ankaŭ ĝi ? Ĝi flagras en kaj super kaj ĉirkaŭ la homo, kiel la flamo flagras en kaj super kaj ĉirkaŭ la kruda ligno. Kiam nun tiuj, kiuj troviĝis ĉirkaŭ la fajro en vintra vespero, jam dum iom da tempo sidis kaj rigardis en ĝin, ĝi komencis paroli al ĉiu aparte en sia propra lingvo.” Frato animo,” diris la fajroflamo,” ĉu vi ne estas flamo kiel mi ? Kial vi estas tiel malgaja kaj peza ?”
” Fratino flamo,” respondis la homanimo,” mi hakis lignon, kaj mi prizorgas hejman mastrumon dum la tuta tago. Mi havas forton nur por sidi trankvila kaj rigardi vin.”” Tion mi bone scias,” diris la fajro.” Nun estas la vespera tempo. Faru nun kiel mi, flagru kaj lumu ! Ludu kaj varmigu !”
Kaj la animoj obeis al la fajro kaj komencis ludi. Ili rakontis fabelojn, ili divenis enigmojn, ili frotis kordojn de violonoj, ili tranĉis girlandojn kaj rozojn sur laboriloj kaj veturiloj. Ili faris ludojn kaj kantis, ili faris punpaŝajn ludojn kaj memorigis al si malnovajn proverbojn. Kaj dume, la glacia malvarmo fordegelis el la membroj, la grumblemo el la menso. Ili reviviĝis kaj estis gajaj. La fajro kaj la ludo apud la fajro redonis al ili la deziron vivi la malriĉan kaj penigan vivon.

    Kio antaŭ ĉio konvenis ĉe la fajro, tio estis ja tamen rakontoj pri ĉiuspecaj heroaĵoj kaj aventuroj. Tiaj aferoj donis plezuron al maljunaj kaj junaj, kaj tiaj aferoj neniam finiĝis. Ĉar, dank’al Dio, da heroaĵoj kaj aventuroj ĉiam ekzistis sufiĉe en la mondo.

    Sed neniam ili estis tiel multaj kiel en la tempo de reĝo Karlo. Li estis heroo inter herooj kaj troviĝis abunde da historioj por rakonti pri li kaj liaj viroj. Ili ne pereis kun li kaj lia regado, ili pluvivis post lia morto, ili estis lia plej bona postlasaĵo.

    Plej oni ŝatis rakonti pri la reĝo mem, sed duavice oni ŝatis paroli pri la generalo en Hedeby, kiun oni estis vidinta, kaj kun kiu oni estis parolinta kaj povis priskribi de kapo ĝis piedoj.

    La generalo estis tiel forta, ke li povis fleksi feron, kiel aliaj fleksas rabotaĵon. Li iam eksciis, ke en Smedsby en Svartsjö loĝis forĝisto, kiu faris la plej bonajn hufoferojn en la regiono. La generalo rajdis al Mickel en Smedsby kaj petis lin, ke li garnu la hufojn de lia ĉevalo. Kiam la forĝisto nun venis el la forĝejo kun preta hufofero, la generalo demandis, ĉu li rajtas rigardi ĝin. La hufofero estis kaj fortika kaj bone farita, sed la generalo ekridis, kiam li vidis ĝin.” Ĉu vi volas nomi tion fero ?” li diris, kaj post tio li disfleksis la hufoferon kaj rompis ĝin. La forĝisto ektimis, li kredis, ke li faris malbonan laboron.” Certe estis rompaĵo en la fero,” li diris kaj rapidis alporti alian hufoferon. Sed okazis same al ĝi kiel al la unua, nur kun tiu diferenco, ke tiu ĉi estis kunpremita kiel tondilo, ĝis ankaŭ ĝi rompiĝis. Sed tiam Mickel komencis suspekti.

    ” Ĉu vi estas reĝo Karlo mem, aŭ vi estas Forta Bengt el Hedeby,” li diris al la generalo.” Ne malbone divenite, Mickel,”
diris la generalo, kaj poste li plene pagis al Mickel kaj por kvar novaj hufoferoj kaj por la du, kiujn li disrompis.

    Multaj aliaj historioj ekzistis pri la generalo, kaj oni rakontis kaj rakontis ilin, kaj en la tuta distrikto ne ekzistis eĉ unu homo, kiu ne sciis pri li kaj respektis kaj admiris lin. Kaj ankaŭ pri lia ringo oni sciis kaj pri tio, ke li kunprenis ĝin en la tombon, sed la avaro de homoj estis tiel granda, ke oni ŝtelis ĝin de li.

    Oni do povas kompreni, ke pli ol io alia interesis kaj scivoligis kaj ekscitis la homojn tio, ke la ringo estas retrovita kaj denove perdita, kaj ke Ingilbert estas trovita morta en la arbaro, kaj ke oni nun suspektas, ke la viroj el Olsby ŝtelis la ringon, kaj ke tiuj sidas en arestejo. Kiam la preĝejvizitantoj venis hejmen en la dimanĉa posttagmezo, oni apenaŭ povis bridi sin, ĝis ili deprenis la dimanĉovestojn kaj manĝis pecon da manĝaĵo, antaŭ ol oni devigis ilin rakonti pri ĉio atestita kaj ĉio konfesita kaj pri la verdikto, kiun oni kredis verŝajna por la akuzitoj.

    Oni parolis pri nenio alia. Ĉiun vesperon estis juĝokunsido antaŭ la fajro kaj en grandaj kaj en malgrandaj domoj, ĉe granduloj kaj farmistoj.

    Estis hezitiga kaj stranga afero, kaj malfacile traktebla. Ne estis facile eldiri decidan verdikton, ĉar estis malfacile aŭ preskaŭ ne eble kredi, ke la fratoj Ivarsson kaj ilia adoptito estus mortfrapintaj homon por akiri ringon, ĝi estu kiom ajn valora.

    Unue estis erik Ivarsson. Li estis riĉa viro kun grandaj terposedaĵoj kaj multaj domoj. Se li havis mankon, estis tiu, ke li estis fiera kaj tro atentis pri sia honoro. Sed ĝuste pro tio estis malfacile pensi, ke li pro iu ajn trezoro en la mondo povus fari malhonoran agon.

    Ankoraŭ malpli oni povis suspekti lian fraton ivar. Li estis verdire malriĉa, sed li loĝis ĉe sia frato kaj ricevis de li ĉion, kion li povus deziri. Li estis tiel bonkora, ke li fordonis ĉion, kio apartenis al li. Kiel tia viro povus ekhavi la ideon murdi kaj ŝteli ?

    Rilate al Paul Eliasson, oni sciis, ke li estas alte ŝatata de la fratoj Ivarsson kaj edziĝos kun marit Eriksdotter, kiu estas sola heredanto de la patro. Cetere li estis tiu, kiun oni plej facile povus suspekti, ĉar li naskiĝis ruso, kaj pri la rusoj oni sciis, ke ili ne konsideras ŝtelon peko. ivar Ivarsson havis lin kun si, kiam li revenis el la rusa militkaptiteco. Li estis trijara tiam, sen gepatroj, kaj estus mortinta pro malsato en sia propra lando.

    Nun li tamen estis edukita al justamo kaj honesto kaj ĉiam kondutis bone. marit Eriksdotter kaj li kreskis kune, ili ĉiam amis unu la alian, kaj ŝajnis nekredeble, ke viro kun feliĉo kaj riĉaĵo en atendo riskus tion ŝtelante ringon.

    Sed aliflanke oni devis pensi pri la generalo, la generalo, pri kiu oni aŭdis tiom da fabeloj de la frua infanaĝo, la generalo, kiun oni konis same bone kiel sian propran patron, la generalo, kiu estis granda kaj forta kaj fidinda, la generalo, kiu estis morta, kaj de kiu oni ŝtelis la plej karan, kion li posedis.

    La generalo sciis, ke Ingilbert Bårdsson kunportis la ringon dum la fuĝo, ĉar alie Ingilbert estus povinta trankvile iri sian vojon kaj ne estus mortigita. La generalo ankaŭ devis scii, ke la viroj el Olsby prenis la ringon, alie ili ne estus renkontintaj la kapitanon sur sia vojo, ili ne estus arestitaj, ili ne estus tenitaj en malliberejo.

    Estis tre malfacile trovi la juston en tia afero, sed al la generalo oni fidis pli ol al reĝo Karlo mem, kaj en la plej multaj juĝokunsidoj, kiuj okazis en la malgrandaj domoj, la verdikto estis kondamna.

    Certe vekis grandan miron, ke la vera tribunalo, kiu kunsidis en la juĝejo ĉe la deklivoj de Broby, post la plej severa ekzameno de la akuzitoj, sed povinte nek pruvi la kulpon nek igi ilin konfesi, konsideris necese malkondamni la virojn akuzitajn pri murdo kaj ŝtelo.

    Oni tamen ne liberigis ilin, ĉar la verdikto de la distrikta tribunalo estis ekzamenota de la apelacia tribunalo, kaj la apelacia tribunalo opiniis, ke la viroj el Olsby estas kulpaj, kaj ke oni devas pendigi ilin.

    Sed ankaŭ tiu verdikto ne estis efektivigata, ĉar la verdikton de la apelacia tribunalo la reĝo devis unue konfirmi.

    Sed kiam estis eldirita kaj anoncita la reĝa verdikto, tiam la preĝejvizitantoj por unu fojo memvole rezignis la tagmanĝon, ĝis ili estis rakontintaj ĝian enhavon por la hejmanoj.

    Ĉar la enhavo de la verdikto estis mallonge tio, ke ŝajnas plene evidente, ke unu el la akuzitoj murdis kaj ŝtelis, sed neniu volas konfesi sian kulpon, kaj pro tio la juĝo de Dio decidu inter ili. Dum la venonta juĝokunsido ili en ĉeesto de juĝisto, skabenoj kaj publiko ĵetu kubojn. Tiu, kiu ricevos la plej malmultajn punktojn, estos rigardata kiel kulpa kaj pro sia krimo perdos la vivon per pendigo, sed la du aliajn oni sen ia puno liberigu, kaj ili reiru al sia ĉiutaga vivo.

    Estis saĝa verdikto, justa verdikto. Ĉiuj homoj tie ĉi en Vermlando estis kontentaj pri ĝi. Ĉu ne estis bele farite de la maljuna reĝo, ke li ne ŝajnigis, ke li vidas pli klare ol iu ajn en tiu malklara afero, sed apelaciis al la Ĉioscia ? Nun oni povis fine esti certa, ke aperos la vero.

    Krome estis io tute unika en tiu proceso. Ĝi ne estis farata de homo kontraŭ homo, sed mortinto estis akuzanto en la afero, mortinto, kiu repostulas sian posedaĵon. En aliaj kazoj oni povis heziti fari apelacion al la ĵetkuboj, sed ne en tiu ĉi.

    La mortinta generalo certe sciis, kiu fortenis de li lian posedaĵon. Tio estis la plej bona en la reĝoverdikto, ke ĝi donis okazon al la generalo malkondamni aŭ kondamni.

    Oni preskaŭ povus kredi, ke reĝo Fredriko lasis la decidon al la generalo. Li eble konis lin en la malnova milita tempo kaj sciis, ke li estas homo fidinda. Eble estis tiel, ke ĝuste tio estas la intenco. Ne estis facile diri.

    Ĉiuokaze ĉiuj volis kunesti en la juĝejo la tagon de la dia verdikto. Ĉiu, kiu ne estis tro maljuna por iri aŭ tro juna por rampi, iris tien. Simile rimarkinda afero ne okazis dum multaj jaroj. Oni ne povis kontentiĝi ekscii iom post iom kaj de aliaj, kiel ĉio finiĝis. Ne, tie ĉi oni devis mem ĉeesti.

    Vere la domoj kuŝis maldense, kaj ordinare oni ja povis vojaĝi tutajn mejlojn sen renkonti homon, sed kiam ĉiuj en la juĝodistrikto kolektiĝis en unu loko, ili preskaŭ surpriziĝis pro sia granda nombro. Ili staris dense kunpremitaj en multaj vicoj ĉirkaŭ la tribunala domo. Aspektis kvazaŭ abela svarmo, kiu en somera tago pendas nigra kaj peza antaŭ abelujo. Ili similis al svarmantaj abeloj ankaŭ tiurilate, ke ili ne estis en sia ordinara humoro. Ili ne estis silentaj kaj solenaj, kiel ili estis en la preĝejo, kaj ankaŭ ne gajaj kaj nekoleremaj kiel dum foiroj, sed ili estis sovaĝaj kaj incitiĝemaj, ili estis posedataj de malamo kaj ventemo.

    Ĉu iu miras pri tio ? Ili kun la patrina lakto ekhavis la teruron pro krimuloj. Oni dormigis ilin per lulkantoj pri eksterleĝaj vaguloj. Ili rigardis ĉiujn ŝtelistojn kaj murdistojn kiel malicestaĵojn, kiel monstroidojn ŝanĝitaj al homidoj, ili ne konsideris ilin homoj. Tute ne troviĝis ĉe ili la penso, ke estas bezonate montri kompaton al tiaj.

    Ili sciis, ke tia terura estaĵo ricevos sian kondamnon en tiu ĉi tago, kaj ili ĝojis pro tio.” Nun eliros, dank’al Dio, unu tia sangosoifa satano el la vivo,” ili pensis. Almenaŭ tiu ne havos plu okazon fari malbonon al ni.”
La dioverdikto ne okazis en la juĝeja salono, kio ja estis bona, sed ekstere. Tamen estis malhelpo, ke roto da soldatoj formis gardovicon ĉirkaŭ la loko antaŭ la juĝejo, kaj oni tial ne povis iri kontentige proksimen, kaj oni verdire ĵetis multajn insultvortojn al la soldatoj, ĉar ili baris la vojon. Tion oni alitempe ne estus farinta, sed hodiaŭ oni estis kuraĝa kaj entruda.

    La homoj estis devintaj iri de la hejmo frue por akiri lokon proksime al la gardovico, kaj tial ili devis stari kaj atendi tie dum multaj longaj horoj. Kaj malmulto troviĝis, kio dume povis doni plezuron al la okuloj. La juĝoservisto venis el la juĝejo kaj metis grandan tamburon en la mezon de la loko.

    Tio tamen estis ĝojiga, ĉar oni ja komprenis, ke tiuj, kiuj sidas tie interne, intencas komenci la aferon antaŭ la vespero.

    La juĝoservisto elportis ankaŭ seĝon kaj tablon, kaj inkujon kaj plumon por la skribisto. Fine li venis kun malgranda kaliko, en kiu tintis du kuboj. Li fojon post fojo ĵetis ilin sur la tamburledon. Li volis esplori, ĉu ili estas veraj kaj falas jen tiel jen tiel, kiel kuboj devas.

    Poste li denove rapidis internen, kaj tio ne estis mirinda, ĉar tuj kiam li montriĝis, la homoj kriis al li malicaĵojn kaj spritaĵojn. Tion ili ne estus farinta alitempe, sed en tiu tago ne estis prudento ĉe ili.

    La juĝisto kaj la skabenoj estis lasataj tra la gardovico kaj iris aŭ rajdis al la juĝejo. Kiam iu el ili fariĝis videbla, la amaso tuj vigliĝis. Oni ne flustris kaj mallaŭte parolis, kiel oni alitempe estus farinta. Tute ne. Oni kriis salutojn kaj rimarkigojn per laŭta voĉo. Nenio estis farebla por malhelpi tion. La atendantoj estis tiel multaj, ke ne estis facile ion fari kontraŭ ili. Ankaŭ la sinjoroj, kiuj alvenis, estis enlasataj en la juĝejon.

    Estis Löwensköld el Hedeby kaj la preposto el Bro, la uzinposedanto el Ekeby kaj la kapitano el Helgesäter kaj kompreneble multaj aliaj. Kaj al ĉiuj tiuj oni anoncis, kiel bone estas por ili, kiuj ne bezonas stari ekstere luktante por loko, kaj multajn aliajn aferojn krome.

    Kiam oni ne havis alian al kiu ĵeti mokvortojn, oni direktis ilin al juna knabino, kiu tenis sin kiel eble plej proksime al la gardovico. Ŝi estis malgranda kaj neforta, kaj jen kaj jen la viroj provis premi sin antaŭen por preni ŝian lokon, sed tiam la proksime starantaj kriis al ili, ke ŝi estas filino de erik Ivarsson en Olsbyn, kaj post tiu informo oni ne plu ĝenis ŝin.

    Sed anstataŭe oni surŝutis ŝin per pikvortoj. Oni demandis ŝin, kion ŝi preferas, ke oni pendigu la patron aŭ la fianĉon.

    Kaj oni demandis, kial filino de ŝtelisto havu la plej bonan lokon.

    Miris tiuj, kiuj havis sian hejmon malproksime en la arbaroj, ke ŝi havas kuraĝon resti, sed tiam oni komencis rakonti. Tiu knabino ne estas timema, ŝi ĉeestis ĉiun juĝokunsidon, kaj neniam ŝi ploris sed estis trankvila. Ŝi kapklinis kaj ridetis al la akuzitoj, kvazaŭ ŝi estus certa, ke la venontan tagon oni liberigos ilin. Kaj la akuzitoj ricevis novan kuraĝon, kiam ili vidis ŝin. Ili pensis, ke almenaŭ ekzistas unu, kiu estas konvinkita pri ilia senkulpeco. Unu ekzistas, kiu ne povas kredi, ke aĉa ororingo povas tenti ilin fari krimon.

    Bela, milda kaj pacienca ŝi sidis en la juĝejo. Ŝi neniam incitis iun, ne, ŝi faris al si amikojn el la juĝisto, la skabenoj kaj ankaŭ la prokuroro. Tion ili ja ne volis mem konsenti, sed oni asertis, ke la distrikta tribunalo, ne estus malkondamninta la akuzitojn, se ŝi ne estus ĉeestinta en la juĝokunsido. Tiel neeble estis kredi, ke tiu, kiun marit Eriksdotter ŝatas, faris krimon.

    Kaj nun ŝi ĉeestis ankaŭ tie ĉi, por ke la arestitoj vidu ŝin.

    Ŝi staris tie por doni al ili forton kaj konsolon. Ŝi volis preĝi por ili dum la pruvofaro, konfidi ilin al la graco de Dio.

    Oni ja nenion sciis. Oni ja diras, ke la pomo ne falas malproksime de la arbo, sed vere ŝi aspektis bona kaj senkulpa.

    Kaj certe ŝi havis amoplenan koron, povante resti kie ŝi staras.

    Certe ŝi aŭdis ĉion, kion oni kriis al ŝi, sed ŝi nek respondis nek ploris nek provis fuĝi. Ŝi sciis, ke la malfeliĉaj kaptitoj ĝojos, kiam ili vidos ŝin. Ŝi estis ja la sola, la sola en la tuta amaso, kiu havis por ili homan koron.

    Ĉiuokaze ŝi ne staris tie tute vane. Iu kaj iu el tiuj, kiuj havis proprajn filinojn, same mildajn kaj senkulpajn kiel ŝi, pensis en sia koro, ke ili ne ŝatus vidi ŝin tie, kie ŝi nun staras.

    Vere oni aŭdis iun kaj alian voĉon kiu defendis ŝin aŭ almenaŭ provis silentigi spritulojn kaj kriulojn.

    Ne nur pro la fino de la longa atendo sed ankaŭ pro marit Eriksdotter oni ĝojis, kiam malfermiĝis la pordoj de la juĝejo kaj la afero komenciĝis. En solena procesio venis unue la juĝoservisto, la prokuroro kaj la kaptitoj, kiuj estis liberaj sen katenoj kaj ligoj, kvankam ĉiu estis gardata de du soldatoj. Poste oni vidis la sakristianon, la preposton, la skabenojn, la skribiston kaj la juĝiston. Post tiuj iris la sinjoroj kaj kelkaj bienuloj, kiuj havis tiel grandan reputacion, ke oni permesis al ili esti interne de la gardovico.

    La prokuroro kaj la kaptitoj stariĝis, sin laŭ la maldekstra flanko de la juĝejo, la juĝisto kaj la skabenoj iris dekstren, la sinjoroj restis en la mezo. La skribisto prenis lokon ĉe la tablo kun siaj paperruloj. La granda tamburo ankoraŭ staris sola meze sur la loko. Nenio kaŝis ĝin.

    Kiam la procesio montriĝis, fariĝis tuj interpremo kaj kurado en la popolamaso. Pluraj grandaj kaj fortaj viroj provis fari vojon por si al la unua vico. Antaŭ ĉio ili provis forpeli marit Eriksdotter. Sed en sia timo ke ŝi venos al kaŝita loko ŝi klinis sin, kaj, malgranda kaj maldika kiel ŝi estis, rampis inter la kruroj de du soldatoj kaj internen de la gardovico.

    Tio estis tute kontraŭ bona ordo, kaj la prokuroro mansignis al la juĝoservisto, ke li forigu ŝin.

    La juĝoservisto tuj iris al ŝi, metis sian manon sur ŝian ŝultron kvazaŭ por aresti ĝin kaj kondukis ŝin supren, al la juĝejo. Sed kiam ili estis venintaj en la homgrupon, kiu estis tie, li lasis ŝin. Li konis ŝin sufiĉe por scii, ke ŝi ne provos forkuri, se ŝi nur povas stari proksime al la arestitoj, kaj se la prokuroro dezirus admoni ŝin, ŝi estus facile trovebla.

    Sed cetere, kiu havis nun tempon pensi pri marit Eriksdotter. La preposto kaj la sakristiano estis pasintaj antaŭen kaj staris nun meze sur la loko. Ambaŭ prenis la ĉapelojn de la kapoj, kaj la sakristiano komencis kanti psalmon. Kaj kiam tiuj, kiuj staris ekster la gardovico, aŭdis la psalmon, ili komencis kompreni, ke okazos io granda kaj solena, la plej solena, kion ili ĝis nun partoprenis: apelacio al la ĉiopova, ĉioscia diaĵo por ekscii ĝian volon.

    Ankoraŭ pli solenaj fariĝis la homoj, kiam la preposto parolis. Li preĝis al Kristo, la filo de Dio, kiu iam mem staris antaŭ la tribunalo de Pilato, ke ili kompatu tiujn ĉi akuzitojn, por ke ili ne ricevu maljustan verdikton. Li preĝis al li kompati ankaŭ la juĝantojn, por ke ili ne devu verdikti al la morto senkulpan homon.

    Fine li preĝis al li, ke li kompatu la publikon, por ke ĝi ne devu atesti grandan maljuston kiel iam la judoj ĉe Golgota.

    Ĉiuj aŭskultis al la preposto kun nudaj kapoj. Ili ne pensis plu siajn etajn terajn pensojn. Ili venis en alian humoron. Ŝajnis al ili, ke li alvokas Dion mem, ili sentis lian ĉeeston.

    Estis bela aŭtuna tago kun blua ĉielo, blankaj nubetoj kaj la arboj plenaj de flavaj folioj. Aroj da migrobirdoj fojon post fojo flugis suden super iliaj kapoj. Estis neordinare vidi tiel multajn en unu tago. Ili opiniis, ke tio devas ion signifi. Ĉu estas signo de Dio, ke li aprobas ilian faron ?

    Kiam la preposto finis, la juĝisto paŝis antaŭen kaj laŭtlegis la reĝoverdikton. Ĝi estis longa kun multaj turnoj, kiujn estis malfacile sekvi. Sed ili komprenis, ke la tera potenco kvazaŭ formetis siajn sceptron kaj glavon, siajn sakon kaj scion kaj petas gvidon de Dio. Kaj ili preĝis, ili preĝis ĉiuj, ke Dio helpu kaj gvidu.

    Poste la prokuroro prenis la kubojn kaj petis al la juĝisto kaj pluraj aliaj el la ĉeestantoj, ke ili ĵetu ilin por vidi, ke ili estas veraj. Kaj la homoj aŭdis kun stranga tremtimo la falon de la kuboj kontraŭ la tamburan ledon. Tiuj malgrandaj objektoj, kiuj estis malfeliĉo al multaj homoj ĉu ili nun estos rigardataj kiel indaj interpreti la volon de Dio ?

    Kiam la kuboj estis provitaj, oni alkondukis la tri arestitojn.

    Oni unue donis la kalikon al erik Ivarsson, kiu estis la plej aĝa. Sed samtempe klarigis al li la prokuroro, ke tio ĉi ankoraŭ ne estas la fina decido. Nun ili ĵetos nur por decidi la vicon.

    Tiu unua rondo finiĝis tiel, ke Paul Eliasson faris la plej malmultajn punktojn, kaj ivar Ivarsson la plej multajn. Do estis li, kiu devis komenci.

    La tri akuzitoj portis la samajn vestojn, kiujn ili surhavis kiam ili renkontis la kapitanon dum la malsupreniro de la somerpaŝtejo, kaj tiuj estis nun kaj ŝiritaj kaj malpuraj. Kaj same malbonspertaj kiel la vestoj ŝajnis iliaj portantoj. Sed al ĉiuj ŝajnis, ke ivar Ivarsson plej bone eltenis el la tri. Verŝajne dependis de tio, ke li iam estis soldato kaj hardiĝis en multe da sufero dum milito kaj kaptiteco. Li ankoraŭ tenis sin rekta, kaj li havis kuraĝan kaj sentiman aspekton.

    Kiam ivar Ivarsson iris al la tamburo kaj akceptis la kalikon kun la kuboj de la prokuroro, tiu volis montri al li, kiel li tenu la kalikon, kaj kiel li ĵetu. Sed tiam aperis rideto sur la lipoj de la maljunulo.

    ” Ne estas la unua fojo, kiam mi ĵetas kubojn, prokuroro,”
li diris per tiel alta voĉo, ke ĉiuj aŭdis lin.” Forta Bengt el Hedeby kaj mi faris al ni plezuron per tio multajn vesperojn malproksime en la stepolandoj. Sed neniam mi povis kredi, ke mi ankoraŭfoje ludos kun li.”
La prokuroro volis rapidigi lin, sed la homoj ŝatis aŭdi lin.

    Kuraĝa estas viro, kiu povas ŝerci antaŭ tia decido.

    Li interplektis ambaŭ manojn ĉirkaŭ la kalikon, kaj oni vidis, ke li preĝas. Preĝinte patronian, li kriis per laŭta voĉo:
” Kaj nun mi preĝas al vi, Sinjoro Kristo, kiu scias, ke mi estas senkulpa, ke vi donu al mi malmultajn punktojn, ĉar mi havas nek infanon nek amatinon, kiuj ploros pri mi.”
Tion dirinte li ĵetis la kubojn sur la tamburledon, tiel ke ĝi tondris.

    Kaj ĉiuj, kiuj staris ekstere, deziris en tiu momento, ke ivar Ivarsson estu malkondamnata. Ili ŝatis lin, ĉar li estis brava kaj bona. Ili ne komprenis, ke ili iam ajn povis rigardi lin krimulo.

    Estis preskaŭ netolereble stari malproksime kaj ne scii, kiel falis la kuboj. La juĝisto kaj la prokuroro klinis sin antaŭen por rigardi, la skabenoj kaj la ĉeestantaj altranguloj proksimigis sin kaj vidis la rezulton. Ĉiuj ŝajnis surpriziĝi, kelkaj kapklinis al ivar Ivarsson, du premis lian manon, sed la amaso nenion eksciis. Oni grumblis kaj plendis.

    Tiam la juĝisto signis al la prokuroro, kaj tiu paŝis supren sur la ŝtupon antaŭ la juĝejo, por ke oni pli bone aŭdu kaj vidu lin.

    ” ivar Ivarsson nur sesojn ricevis, kio estas la plej alta ĵeto.”
Oni komprenis, ke ivar Ivarsson estas malkondamnita, kaj oni ĝojis pro tio. Estis pluraj, kiuj komencis krii:” Bondeziron, ivar Ivarsson !”
Sed nun okazis io, kio plenigis ĉiujn per konsterno. Paul Eliasson eksplodis en laŭtajn ĝojokriojn, tiris la trikitan ĉapon de la kapo kaj ĵetis ĝin en la aeron. Tio venis tiel neatendite, ke la gardistoj ne povis haltigi lin. Sed oni miris pri Paul Eliasson. Estis ja vere, ke ivar Ivarsson estis kiel patro por li, sed nun temis pri la vivo. Ĉu li vere povas ĝoji pri tio, ke alia estas malkondamnita ?

    Poste oni tuj restarigis la antaŭan ordon. La aŭtoritataj personoj iris dekstren, arestitoj kaj gardistoj maldekstren, aliaj rigardantoj retiris sin supren al la juĝejo kaj la tamburo staris sola en la mezo, videbla al ĉiuj direktoj. Estis nun erik Ivarsson, kiu trapasos la mortoprovon.

    Venis antaŭen rompita kaj maljuna viro kun ŝanceliĝa kaj nefirma iro. Oni apenaŭ rekonis lin. Ĉu tiu povas esti erik Ivarsson, kiu ĉiam aperis larĝa kaj respektiga ? Liaj rigardoj estis mutaj, kaj multaj kredis, ke li apenaŭ plene konscias pri tio, kion li faras. Sed tenante la kalikon kun la kuboj en sia mano li provis rektigi la dorson kaj diri kelkajn vortojn.” Mi dankas Dion, ke mia frato nun estas malkondamnita,” li diris,” ĉar kvankam mi en tiu ĉi afero estas same senkulpa kiel li, li tamen estis la plej bona el ni. Kaj mi preĝas al Nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke li lasu min fari malbonan ĵeton, por ke mia filino povu edziniĝi kun tiu, kiun ŝi amas, kaj vivi kun li feliĉa ĝis la fino de siaj tagoj.”
Estis tiel kun erik Ivarsson kiel kun multaj maljunaj, ke lia iama forto ŝajnis koncentrita en la voĉo. Kion li diris, aŭdis ĉiuj, kaj ĝi vekis grandan emocion. Estis tre neordinare de erik Ivarsson rekoni, ke iu estas pli bona ol li, kaj deziri al si la morton por fari alian feliĉa. Ekzistis neniu en la tuta homamaso, kiu povis plu pensi pri li kiel pri murdinto kaj ŝtelinto.

    Oni staris kun larmoj en la okuloj kaj preĝis al Dio, ke li donu al li altan ĵeton.

    Li apenaŭ skuis la kubojn en la kaliko, sed nur turnis ĝin kaj lasis ilin fali. Liaj okuloj estis tro maljunaj por distingi la punktojn sur la kuboj, kaj li eĉ ne turnis la rigardojn tien sed staris rigardante en la spacon.

    Sed la juĝisto kaj la aliaj rapidis tien. Kaj nun oni vidis la saman esprimon de surprizo en iliaj vizaĝoj kiel la antaŭan fojon.

    Estis kvazaŭ la amaso ekster la gardovico komprenus, kio okazis, longe antaŭ ol la prokuroro anoncis la rezulton. Estis virino, kiu elkriis:” Dio benu vin, erik Ivarsson !” kaj post ŝi aŭdiĝis multvoĉa krio:” Dankon kaj laŭdon al Dio, ke li vin helpis, erik Ivarsson !”
La trikĉapo de Paul Eliasson flugis supren kiel la antaŭan fojon, kaj oni denove miris. Ĉu li ne komprenas, kion tio signifas por li ?

    erik Ivarsson staris inerta kaj indiferenta, neniu ĝojo estis videbla en la vizaĝo. Oni pensis, ke li eble atendas, ke la prokuroro anoncos la rezulton, sed ankaŭ post tio kaj eksciinte, ke li nur sesojn ricevis, li kiel la frato, li restis indiferenta. Li volis reiri al sia antaŭa loko, sed estis tiam tiel senforta, ke la juĝoservisto devis meti sian brakon ĉirkaŭ lin por apogi lin.

    Nun estis la vico de Paul Eliasson iri al la tamburo kaj fari la fortunan ĵeton, kaj oni turnis siajn rigardojn al li. Jam antaŭ la pruvofaro ĉiuj opiniis, ke li devas esti la vera kulpulo, kaj nun li ja estis jam kondamnita, por tiel diri, ĉar pli multaj punktoj ol tiuj de la fratoj Ivarsson ne estis eblaj per unu ĵeto.

    Oni ne estis malkontenta pri tiu rezulto antaŭe, sed nun oni vidis, ke marit Eriksdotter ŝtelire starigis sin apud Paul Eliasson.

    Li ne ĉirkaŭbrakis ŝin, kaj ili ne kisis aŭ karesis unu la alian, ŝi nur staris tre, tre premita al li, kaj li estis metinta la brakon ĉirkaŭ ŝian talion. Neniu povis certe diri, ĉu ŝi longe staris tiel, ĉar ĉiuj atentis ja pri la kubĵetado.

    Ĉiuokaze ili staris unu apud la alia, en nekomprenebla maniero kunigitaj malgraŭ gardistoj kaj timigaj aŭtoritataj personoj, malgraŭ la mil rigardantoj, malgraŭ la terura ludo pri vivo kaj morto, en kiu ili estis enmiksitaj.

    Estis amo, kaj io super ĉiu tera amo, kio kunigis ilin. IIi estus povintaj stari tiel antaŭ la domkorta barilpordo en frua somermateno, antaŭe dancintaj la tutan nokton kaj unuafoje interparolantaj pri tio, ke ili volas fariĝi geedzoj. Ili estus povintaj stari tiel post la unua komunio, kiam ili sentis ĉiun pekon forprenita el la animo. Ili estus povintaj stari tiel, se ili ambaŭ estus trapasintaj la teruron de la morto kaj venintaj al la alia flanko kaj post renkontiĝo trovintaj, ke ili apartenos unu al la alia eterne.

    Ŝi rigardis lin kun plenkora amo, kaj estis io en ilia animo, kio diris al la homoj, ke ĝuste por Paul Eliasson ili devas havi kompaton. Li estas juna arbo, al kiu ne estas permesite resti ĝis florado kaj fruktiĝo, li estas sekalkampo detruota per tretado, antaŭ ol ĝi ion donis de sia riĉo.

    Li trankvile prenis la brakon de la talio de marit kaj sekvis la prokuroron al la tamburo. Maltrankvilo ne estis rimarkebla ĉe li, kiam li tenis la kalikon en sia mano. Li ne parolis al la homoj kiel la aliaj, sed li turnis sin al marit.

    ” Ne timu !” li diris.” Dio scias, ke mi estas same senkulpa kiel la aliaj.”
Poste li skuis la kubojn petole kaj lasis ilin turbi en la kaliko, ĝis ili atingis ĝian randon kaj falis sur la tamburledon.

    Li staris senmova kaj sekvis ilin per la rigardo, sed kiam fine ambaŭ kuŝis kviete, la publiko ne bezonis atendi la prokuroran anoncon de la rezulto. Paul Eliasson kriis mem per laŭta voĉo:
” Mi nur sesojn ricevis, marit ! Mi nur sesojn ricevis, mi kiel la aliaj.”
Li ne povis kompreni ion alian, ol ke li per tio estas malkondamnita, kaj li ne povis pro ĝojo resti trankvila. Li saltis alten, ĵetis la trikĉapon supren, ĉirkaŭbrakis kaj kisis la gardosoldaton, kiu staris apud li.

    Tiam ĉiuj pensis:” Oni vidas, ke li estas ruso. Se li estus svedo, li ne tiel ĝojkrius antaŭtempe.”
La juĝisto, la prokuroro, la skabenoj kaj la sinjoroj senurĝe kaj trankvile iris al la tamburo kaj rigardis la kubojn. Sed tiun ĉi fojon ili ne aspektis ĝojaj. Ili skuis la kapojn, kaj neniu bondeziris al Paul Eliasson pro la rezulto.

    La prokuroro por la tria fojo iris al la ŝtuparo de la juĝejo kaj anoncis:
” Paul Eliasson nur sesojn ricevis, kio estas la plej alta ĵeto.”
Estiĝis forta ekscito en la homamaso sed ne ĝojokriado.

    Neniu pensis, ke povus esti fuŝo, tio estus ne ebla. Sed ĉiuj sentis maltrankvilon, ĉar la dioverdikto ne donis klarecon.

    Ĉu estis tiel, ke ĉiuj tri akuzitoj estis same senkulpaj, aŭ tiel, ke same kulpaj ?

    Oni vidis, ke kapitano Löwensköld rapide iris al la juĝisto.

    Li volis diri, ke nenio estas decidita, sed la juĝisto sufiĉe abrupte forturnis sin de li.

    La juĝisto kaj la skabenoj iris en la juĝejon por interkonsiliĝi, kaj dume neniu kuraĝis movi sin aŭ paroli, apenaŭ flustri.

    Ankaŭ Paul Eliasson restis trankvila. Ŝajne li nun komprenis, ke oni povas interpreti la dioverdikton en pli ol unu maniero.

    Post mallonga interkonsiligo aperis la tribunalo denove, kaj la juĝisto anoncis, ke la distrikta tribunalo emas interpreti la rezulton tiel, ke oni devas malkondamni ĉiujn tri akuzitojn.

    Paul Eliasson liberigis sin de siaj gardantoj kaj denove ĵetis sian ĉapon alten dum plej forta ĝojkriado, sed estis iom tro frue, ĉar la juĝisto daŭrigis:
” Sed tiu interpreto de la distrikta tribunalo estos per kuriero submetata al la reĝo, en tiu ĉi tago sendota al Stokholmo, kaj restos la akuzitoj en arestejo, ĝis estos veninta de la registaro konfirmo pri la verdikto de la distrikta tribunalo.”

viii

    En aŭtuna tago proksimume tridek jarojn post la rimarkinda kubĵetado ĉe la juĝejo de Broby marit Eriksdotter sidis sur la ŝtuparo de la malgranda surfosta dometo ĉe Storgården en Olsbyn, kie ŝi loĝis, kaj trikis paron da infangantoj. Ŝi volis triki ilin kun bela desegnaĵo kun strioj kaj kvaranguloj, por ke la infano, por kiu ŝi intencis ilin, havu ĝojon de ili, sed ŝi ne povis memori iun desegnaĵon.

    Longe sidinte kaj desegninte per trikilo sur la ŝtupo ŝi eniris en la dometon kaj malfermis sian vestokeston por serĉi iun vestopecon, laŭ kiu ŝi povos triki. Sur la fundo ŝi trovis pintan trikĉapon, kiu estis arte trikita kun multaj diversaj fonoj kaj strioj, kaj hezitinte unue kelkajn momentojn ŝi kunprenis ĝin eksteren.

    Kiam marit nun turnis kaj tordis la ĉapon por eltrovi la teknikon, ŝi rimarkis, ke tineoj estas farintaj truojn en ĝi.” Nu, Dio mia, ja ne estas mirinde,” ŝi pensis.” Pasis almenaŭ tridek jaroj, de kiam ĝi estis ĉiutage uzata. Estas bone, ke mi okaze elprenis ĝin el la vestokesto kaj eltrovis, en kia stato ĝi estas.”
La ĉapo havis grandan, rutan kvaston en multaj koloroj, kaj en tiu la tineoj ŝajne sentis sin plej hejme, ĉar kiam marit skuis la ĉapon, la fadenoj flugis al ĉiuj direktoj. Eĉ la kvasto mem malfiksiĝis kaj falis sur ŝiajn genuojn. Ŝi prenis ĝin por esplori, ĉu ĝi estas tiom detruita, ke oni ne povas refiksi ĝin, kaj tiam ŝajnis al ŝi, ke io brilas inter la fadenoj. Ŝi vigle disigis ilin kaj trovis tiam, ke en la kvasto estas kudrofiksita per dika lanfadeno granda sigelringo el oro kun ruĝa ŝtono.

    La kvasto kaj la ĉapo falis el ŝiaj manoj. Ŝi neniam antaŭe vidis la ringon, sed ŝi ne bezonis rigardi la reĝan monogramon sur la ŝtono aŭ legi la enskribon sur la interna flanko de la ringo por scii, kiu ringo ĝi estas, kaj al kiu ĝi apartenas. Ŝi apogis sin kontraŭ la ŝtuparbarilon, fermis la okulojn kaj sidis senmova kaj pala kiel mortanto. Ŝajnis al ŝi, ke la koro volas rompiĝi.

    Pro tiu ringo ŝia patro, erik Ivarsson, ŝia onklo, ivar Ivarsson, kaj ŝia fianĉo, Paul Eliasson, perdis la vivon, kaj jen ŝi trovas ĝin kudrofiksita en la kvasto sur la ĉapo de Paul !

    Kiel ĝi venis tien ? Kiam ĝi venis tien ? Ĉu Paul sciis, ke ĝi estas tie ?

    Ne ! Ŝi tuj diris al si, ke ne estas eble, ke li tion sciis.

    Ŝi memoris, kiel li svingis tiun ĉapon kaj ĵetis ĝin alten, kiam li kredis, ke kaj li kaj la fratoj Ivarsson estas malkondamnitaj.

    Ŝi vidis tion, kvazaŭ ĝi estus okazinta hieraŭ. La grandan homamason, kiu komence estis malama kaj malamika kontraŭ ŝi kaj ŝiaj proksimuloj sed fine komencis kredi, ke ili estas senkulpaj. Ŝi memoris la belegan, profunde bluan aŭtunĉielon, la migrobirdojn, kiuj erarintaj vagflugis super la juĝeja loko. Paul vidis ilin, kaj en la momento, kiam ŝi klinis sin al li, li flustris al ŝi, ke baldaŭ lia animo vagflugos en la alto kiel erarinta birdeto. Kaj li demandis ŝin, ĉu li povos veni kaj loĝi sub la tegmentoranda defluilo en Olsgården.

    Ne, Paul ne povis scii, ke ŝtelaĵo estas kaŝita en la ĉapo, kiun li ĵetis supren kontraŭ la belegan aŭtunĉielon.

    Estis alia tago. Ŝia koro kunpremiĝis ĉiufoje, kiam ŝi pensis pri ĝi, sed nun ŝi tamen devis tion fari. Venis decido el Stokholmo, ke la dioverdikto estu tiel interpretata, ke ĉiuj tri akuzitoj estas same kulpaj kaj estu mortigataj per pendigo.

    Ŝi ĉeestis, kiam oni plenumis la kondamnon, por ke sciu la viroj, kiujn ŝi amas, ke troviĝas iu homo, kiu kredas al ili kaj malĝojas pro ili. Sed ŝi apenaŭ estus bezoninta iri al la pendigloko pro tio. Ŝanĝiĝis la pensmaniero de ĉiuj homoj. Ĉiuj, kiuj staris ĉirkaŭ ŝi ekster la gardovico, estis bonaj al ŝi. La homoj estis pripensintaj kaj ekzamenintaj kaj venis al la konkludo, ke oni estus devinta interpreti la dioverdikton tiel, ke ĉiuj tri akuzitoj estas senkulpaj. La maljuna generalo lasis ĉiujn tri fari la plej altan ĵeton. Tio ne povis signifi ion alian.

    Neniu el ili estis preninta la ringon.

    Fariĝis ĝenerala ĝemado, kiam oni elkondukis la tri virojn.

    Virinoj ploris, la viroj staris kun pugnitaj manoj kaj kunmorditaj dentoj. Oni diris, ke la paroĥo Bro estos dezertigita kiel Jerusalem, ĉar oni tie ĉi prenas la vivon de senkulpaj viroj.

    Homoj kriis konsolvortojn al la kondamnitoj kaj insultis la ekzekutistojn. Kaj multaj malbenoj estis dirataj pri kapitano Löwensköld. Oni diris, ke li estas vizitinta Stokholmon, kaj ke estas lia kulpo, ke la dioverdikto estas interpretita malfavore al la akuzitoj.

    Tamen estis tio, ke ĉiuj partoprenis ŝiajn kredon kaj fidon, kio helpis ŝin tra la malfacila tago. Kaj ne nur tra tiu sed tra ĉiuj ĝisnunaj tagoj. Ŝi ne estus elteninta la vivon, se tiuj homoj, kiujn ŝi renkontis, estus kredintaj ŝin filino de murdinto.

    Paul Eliasson estis la unua, kiu suriris la malgrandan tabulplankon sub la pendigilo. Li unue ekgenuis kaj preĝis al Dio, poste li turnis sin al la pastro, kiu staris apud li, kaj petis lin pri io. Poste marit vidis, ke la pastro prenas la ĉapon de lia kapo. Kiam ĉio estis finita, la pastro donis la ĉapon al marit kun saluto de Paul. Li sendis ĝin kiel signon, ke li pensis pri ŝi en sia lasta momento.

    Ĉu ŝi iam povus kredi, ke Paul estus sendinta al ŝi la ĉapon, se li estus sciinta, ke la ŝtelaĵo estas kaŝita en ĝi ? Ne, se io estas certa en la mondo, estas tio, ke li ne sciis, ke en la ĉapo estas kaŝita la ringo, kiu sidis sur fingro de mortinto.

    marit Eriksdotter rapide klinis sin antaŭen, tenis la ĉapon antaŭ siaj okuloj kaj ekzamenis ĝin.” De kie Paul povis ricevi tiun ĉapon ?” ŝi pensis.” Nek mi nek iu alia en la domo trikis ĝin por li ? Eble li aĉetis ĝin en la foiro aŭ interŝanĝe ricevis ĝin de iu alia.”
Ŝi ankoraŭfoje turnis la ĉapon ĉirkaŭen kaj rigardis la desegnaĵon.” Tiu ĉi ĉapo certe estis iam bela kaj brila,” ŝi pensis.” Paul ŝatis kolorojn. Li neniam estis kontenta, kiam ni teksis por li grizajn vestojn. Li volis havi koloron sur la drapo. Li preferis ruĝajn trikĉapojn kun grandaj kvastoj. Tiun ĉi li certe ŝatis.”
Ŝi formetis la ĉapon kaj denove klinis sin malantaŭen kontraŭ la barilon por rigardi en la pasintecon.

    Ĝi estis en la arbaro, tiun matenon, kiam Ingilbert mortis pro timo. Ŝi vidis, kiel Paul kun ŝiaj patro kaj onklo staris klinita super la mortinto. La du maljunaj decidis, ke oni portu Ingilbert al la loĝata regiono kaj iris por haki branĉojn por brankardo. Sed Paul momente restis por rigardi la ĉapon de Ingilbert. Li tiel ekdeziris ĝin, ĉar ĝi estis trikita per ruĝaj, bluaj kaj blankaj fadenoj en multaj desegnaĵoj, kaj nerimarkite ŝanĝis ĝin kontraŭ sia propra. Li ne intencis ion malbonan per tio. Eble li intencis konservi ĝin nur por mallonga tempo. Lia propra ĉapo, kiun li lasis al Ingilbert, certe estis same bona sed ne tiel multkolora kaj arte trikita.

    Sed Ingilbert estis enkudrinta la ringon en la ĉapo antaŭ sia foriro. Eble li kredis, ke oni persekutos lin, kaj tial volis kaŝi ĝin. Kaj post kiam li falis, neniu ekhavis la ideon serĉi la ringon en la ĉapo, Paul Eliasson malpli ol iu alia.

    Tiel ĉio okazis ! Ŝi estus povinta ĵuri pri tio, sed oni neniam povas esti tute certa.

    Ŝi metis la ringon en sian keston, kaj kun la ĉapo en la mano ŝi iris al la bovinstalo por paroli kun la servistino.

    ” Venu eksteren, Märta,” ŝi kriis al la interno de la malluma stalo,” kaj helpu min pri desegnaĵo, kiun mi ne komprenas !”
Kiam montris sin la servistino, ŝi donis al ŝi la ĉapon.” Mi scias, ke vi estas lerta en trikado, Märta,” ŝi diris. Mi volas kopii tiujn fonojn, sed mi ne eltrovas la teknikon. Jen rigardu ilin ! Tiun ĉi arton vi konas pli bone ol mi.”
La servistino prenis la ĉapon kaj ĵetis sur ĝin rigardon. Ŝi ŝajnis surprizita. Ŝi iris el la ombro apud la muro kaj denove rigardis ĝin.

    ” De kie vi ricevis tiun ĉi ?” ŝi diris.

    ” Ĝi kuŝis en mia kesto dum multaj jaroj,” diris marit.” Kial vi tiel demandas ?”
” Ĉar mi trikis ĉi tiun ĉapon al mia frato Ingilbert la lastan someron, kiam li vivis,” diris la servistino.” Mi ne vidis ĝin post la mateno, kiam li iris de la hejmo. Kiel ĝi nun povas esti ĉi tie ?”
” Eble li perdis ĝin, kiam li falis,” diris marit.” Eble iu el niaj servistoj trovis ĝin en la arbaro kaj portis ĝin tien ĉi. Sed se tiel malgajaj memoroj apartenas al ĝi, vi eble ne volas kopii por mi la desegnaĵon ?”
” Se vi pruntos ĝin al mi, vi havos la trikaĵon morgaŭ,” diris la servistino.

    Ŝi prenis la ĉapon kaj reiris al la stalo, sed marit aŭdis, ke estas ploro en la voĉo.

    ” Ne, mi ne permesas, se tio turmentas vin,” ŝi diris.

    ” Nenio turmentas min, se mi povas fari ĝin al vi, marit.”
Verdire estis marit, kiu pensis pri Märta Bårdsdotter, tiu sidanta sola en la arbaro post la morto de la patro, kaj de la frato, kaj proponis al ŝi fariĝi stalservistino en Storgården en Olsbyn. Märta neniam forgesis montri sian dankemon pro tio, ke ŝi povis veni inter homojn.

    marit reiris al la ŝtuparo antaŭ la fostodometo, prenis la trikaĵon, tamen ne havis trankvilon labori sed klinis la kapon kontraŭ la barilon kiel antaŭe kaj provis elpensi, kion nun fari.

    Se iu en Olsbygården estus scianta, kiel aspektas tiaj virinoj, kiuj lasis la vivon malantaŭ si por loĝi en monaĥinejo, li estus dirinta, ke marit similas al tia. La vizaĝo estis flaveblanka kaj tute sen sulkoj. Por fremdulo estus preskaŭ ne eble diri, ĉu ŝi estas juna aŭ maljuna. Estis io paca kaj kvieta ĉe ŝi, kiel ĉe iu, kiu rezignis deziri ion por si mem. Oni neniam vidis ŝin tre ĝoja sed ankaŭ ne tre malĝoja.

    Post la malfacila frapo marit bone sentis, ke la vivo estas por ŝi finita. Ŝi heredis Storgården de sia patro, sed ŝi komprenis, ke por konservi ĝin, ŝi devos edziniĝi, por ke la bieno havu mastron. Por eviti tion ŝi lasis la tutan bienon al unu el siaj nevoj sen alia pago, ol ke ŝi havu loĝejon kaj vivtenon en la bieno dum sia tuta vivo.

    Ŝi estis kontenta pri tio kaj neniam pentis. Ŝi ne bezonis timi, ke la tempo fariĝos tro longa pro manko de laboro. Homoj ricevis konfidon al ŝiaj prudento kaj boneco, kaj kiam iu estis malsana, oni kutime tuj venigis ŝin. Ankaŭ infanoj tre ŝatis ŝin. Ŝia fostodometo ofte estis plena de etuloj. Ili sciis, ke ŝi ĉiam havas tempon helpi ilin en iliaj malgrandaj zorgoj.

    Kiam marit nun sidis tie kaj pripensis, kion ŝi faru kun la ringo, estiĝis en ŝi granda kolero. Ŝi pripensis, kiel facile oni estus povinta trovi ĝin. Kial la generalo ne aranĝis tiel, ke oni trovis ĝin ? Li sciis la tutan tempon, kie ĝi estas, tion ŝi povis nun kompreni. Kial li ne tiel aranĝis, ke oni esploris la ĉapon de Ingilbert ? Anstataŭe li lasis tri senkulpajn suferi morton pro la ringo. Por tio li havis potencon, sed ne por aperigi la ringon.

    marit unuamomente pensis, ke ŝi iru al la preposto kun sia historio kaj donu al li la ringon, sed ne, ŝi ne volis.

    Estis tiel, ke oni kondutis kun granda estimo al marit, kie ajn ŝi montris sin, en la preĝejo aŭ festeno. Tiu malestimo, kiu ordinare sekvas filinon de krimulo, ne premis ŝin. La homoj estis certe konvinkitaj, ke maljusto estas farita, kaj ili volis rebonigi. Ankaŭ el la sinjorfamilioj oni kutimis iri al marit, kiam oni vidis ŝin sur la loko antaŭ la preĝejo, kaj interŝanĝi kelkajn vortojn kun ŝi. Eĉ la familio en Hedeby — vere ne la kapitano sed lia edzino kaj lia bofilino — faris kelkajn provojn proksimiĝi al marit. Sed kontraŭ ili ŝi ĉiam restis rifuza.

    Post la proceso ŝi diris eĉ ne unu vorton al iu el tiu domo.

    Ĉu ŝi nun aperu kaj konfesu, ke certamaniere la Hedebyanoj pravis ? Montriĝis, ke la ringo estis en la posedo de la viroj el Olsby. Eble oni eĉ diros, ke ili sciis pri ĝia loko, ke ili eltenis malliberejon kaj juĝesploron en espero, ke ili liberiĝos kaj povos vendi ĝin.

    Ĉiukaze marit komprenis, ke tio estus rigardata kiel justigo al la kapitano kaj ankaŭ al lia patro, se ĝi transdonus la ringon kaj rakontus, kie ŝi trovis ĝin. Sed marit volis fari nenion, kio estus bona kaj avantaĝa por la Lövensköldoj.

    Kapitano Löwensköld estis nun okdekjara, riĉa kaj potenca, estimata kaj honorata. La reĝo faris lin barono, kaj neniam trafis lin malfeliĉo. Li havis bonegajn filojn, kaj ankaŭ ili estis bonhavaj kaj bone edziĝintaj.

    Tiu homo prenis de marit ĉion, ĉion, ĉion. Ŝi sidis sola, sen bieno, sen edzo, sen infanoj, ĉio pro lia agado. Ŝi dum multaj jaroj atendis, ke atingos lin ia puno, sed nenio venis.

    marit vekiĝis el siaj profundaj pensoj. Ŝi aŭdis, ke malgrandaj infanpiedoj rapide kuras tra la korto, kaj ŝi komprenis, ke koncernas ŝin.

    Estis du knaboj dek aŭ dekunujaraj. Unu, Nils, estis filo en la bieno, la alian ŝi ne konis. Precize, ili venis por peti servon de ŝi.

    ” marit,” diris Nils,” tiu ĉi estas Adrian el Hedeby. Ni estis sur la vojo kaj ludis per ruldisko, sed ni malpaciĝis, kaj mi disŝiris la ĉapon de Adrian.”
marit sidis kaj rigardis Adrian. Bela knabo kun io milda kaj afabla ĉe si. Ŝi metis la manon al la koro. Ŝi ĉiam sentis doloron kaj angoron, kiam ŝi vidis iun el la familio Löwensköld.

    ” Ni denove estas amikoj nun,” diris Nils,” kaj mi volis demandi vin, ĉu vi volas ripari la ĉapon al Adrian, antaŭ ol li iros hejmen.”
” Jes,” diris marit,” jes, tion mi volas.”
Ŝi prenis la disŝiritan ĉapon kaj levis sin por iri en la fostodometon.

    ” Tio ĉi devas esti signo de Dio,” ŝi pensis.

    ” Ludu tie ĉi sur la korto dum momento !” ŝi diris al la knaboj.” Tio ĉi estos baldaŭ farita.”
Ŝi fermis la pordon de la fostodomo malantaŭ si kaj sidis sola interne, dum ŝi flikis la truojn en la ĉapo de Adrian Löwensköld.

   

ix

    Ree forpasis kelkaj jaroj, kaj la ringo en nenia maniero memorigis pri si. Sed jen okazis, ke fraŭlino Malvina Spaak venis al Hedeby kiel mastrumistino, en 1788. Ŝi estis malriĉa pastrofilino el Sörmland, neniam antaŭe metis sian piedon trans la limon de Vermlando kaj neniel antaŭkonis la cirkonstancojn en tiu loko, kie ŝi servos.

    Jam en la sama tago, kiam ŝi alvenis, ŝi estis vokata al baronino Löwensköld por akcepti sufiĉe kuriozan konfidon.

    ” Mi konsideras plej korekte,” diris la mastrino,” tuj rakonti al vi, ke oni ne povas nei, ke fantomas tie ĉi en Hedeby. Ne malofte okazas, ke oni sur ŝtuparoj kaj en koridoroj, jes, foje eĉ en la ĉambroj, renkontas altan, fortikan viron, kiu estas vestita en blua uniformjako kaj altaj refalditaj botoj, proksimume kiel malnovtempa karlano. Li staras antaŭ oni tute subite, kiam oni malfermas pordon aŭ venas al interetaĝa ŝtupara plataĵo, kaj antaŭ ol oni havas tempon demandi sin, kiu li estas, li malaperas. Li faras nenion malbonan, jes, ni preskaŭ kredas ke li volas bonon al ni, kaj mi petas vin ne timi, kiam vi renkontos lin.”
Fraŭlino Spaak estis dudekunujara en tiu tempo, malpeza kaj vigla, nekredeble lerta en okupoj kaj laboroj de ĉiuj specoj, entreprenema kaj decidema, kaj la mastrumado funkciis kiel horloĝo, kien ajn ŝi venis. Sed ŝi ege timis fantomojn, kaj ŝi tute ne estus akceptinta oficon en Hedeby, se ŝi estus tion sciinta antaŭe. Sed nun ŝi estis tie, kaj malriĉa knabino ne povas facilanime forlasi bonan oficon. Tial ŝi genufleksis antaŭ la baronino, dankis pro la averto kaj asertis, ke ŝi ne intencas lasi timigi sin.

    ” Mi tute ne komprenas la kaŭzon de lia irado tie ĉi,” daŭrigis la mastrino.” Miaj filinoj opinias, ke li similas al la avo de mia edzo, generalo Löwensköld, kiun vi vidas sur tiu pentraĵo, kaj ili kutimas nomi lin la Generalo. Sed vi komprenas, ke per tio neniu volas diri, ke estas la generalo mem — laŭdire li estis tute bonega homo — kiu reaperas. La vero estas, ke ni nenion komprenas, el ĉio ĉi. Kaj mi esperas, ke vi estas sufiĉe prudenta por ne aŭskulti, se la geservistoj volas doni al vi klarigojn.”
Fraŭlino Spaak ankoraŭfoje genufleksis kaj asertis, ke ŝi neniam permesas al geservistoj iom ajn klaĉi pri la gesinjoroj, kaj per tio la aŭdienco estis finita.

    La fraŭlino verdire estis nur malriĉa mastrumistino, sed ĉar ŝi devenis de homoj kun rango, ŝi rajtis manĝi ĉe la tablo de la gesinjoroj same kiel la biena administranto kaj la guvernistino. Ŝi cetere estis beleta kaj ĉarmeta kun malgranda kaj gracia korpo, helaj haroj kaj flororuĝaj vangoj kaj ne estis malornamo por tablo de la gesinjoroj. Ĉiuj trovis ŝin plenkore afabla homo, kiu scias esti utila multrilate, kaj oni tuj tre ekŝatis ĝin.

    Ŝi baldaŭ rimarkis, ke la fantomaperado menciita de la baronino estas ordinara paroltemo dum la manĝoj. Jen unu el la junaj fraŭlinoj, jen la guvernistino deklaris: Hodiaŭ estas mi, kiu vidis la Generalon,” kvazaŭ tio estus afero valora kaj motivo por fanfarono.

    Pasis neniu tago, sen ke iu demandis ŝin, ĉu ŝi ankoraŭ ne renkontis la reaperanton, kaj kiam ŝi ankoraŭ devis nei, ŝi rimarkis, ke tio kaŭzis al ŝi certan malestimon. Estis kvazaŭ ŝi estus estinta malpli bona ol la guvernistino kaj la administranto, kiuj ambaŭ vidis la Generalon senfine da fojoj.

    Fakte fraŭlino Spaak neniam antaŭe renkontis tian senĝenan kondutmanieron rilate al fantomo, kaj ŝi subsentis de la unua momento, ke finiĝos per teruro. Ŝi diris al si, ke se vere estas estaĵo el la alia mondo, kiu montras sin, ĝi certe estas iu malfeliĉulo, kiu bezonas helpon de la vivantoj por trovi ripozon en sia tombo. Ŝi apartenis al la decidemaj homoj, kaj se ŝi estus povinta decidi, oni estus farinta seriozajn esplorojn por klarigi la aferon anstataŭ uzi ĝin kiel paroltemon ĉe la manĝotablo.

    Sed la fraŭlino komprenis, kion postulas ŝia pozicio, kaj neniam transiris ŝiajn lipojn eĉ unu vorto de mallaŭdo pri la konduto de la gesinjoroj. Siaparte ŝi evitis partopreni la ŝercadon pri la reaperanto kaj konservis por si siajn malbonajn antaŭsentojn.

    Fraŭlino Spaak estis tutan monaton en Hedeby, antaŭ ol ŝi vidis la fantomon. Sed iun antaŭtagmezon, kiam ŝi venis el la subtegmentejo, kie ŝi kalkulis vestojn por lavado, ŝi neatendite renkontis sur la ŝtuparo viron, kiu rapide paŝis flanken por lasi ŝin preterpasi. Estis plena taglumo, kaj ŝi tute ne pensis pri fantomapero. Ŝi nur demandis sin, kion fremda sinjoro havas por prizorgi en la subtegmentejo, kaj ŝi turnis sin por demandi, kion li deziras. Sed sur la tuta ŝtuparo estis videbla neniu homo. La fraŭlino rapide rekuris supren, rigardis en la subtegmentejo, esploris malhelajn angulojn kaj ĉambretojn, tute preta kapti ŝteliston. Sed kiam neniu homa estaĵo fariĝis videbla, ŝi subite komprenis la aferon.

    ” Kia stultulino mi estas !” ŝi eksplodis.” Kompreneble tiu estis la Generalo.”
Jes ja, jes ja ! La viro estis ja vestita per blua jako same kiel la maljuna generalo sur la portreto kaj per la samaj kolosaj refalditaj botoj. La vizaĝon ŝi ne povis tute rekoni, estis en la trajtoj io griza, nebula.

    Fraŭlino Spaak restis sufiĉe longe en la subtegmentejo por trankviliĝi. La dentoj klakis, la kruroj fleksiĝis sub ŝi. Se ŝi ne estus devinta pensi pri la tagmanĝo, ŝi neniam estus reveninta malsupren. Ŝi tuj decidis konservi en si, kion ŝi vidis, kaj ne lasi la aliajn ŝerci kun ŝi.

    Tamen ŝiaj pensoj ne povis forlasi la Generalon, kaj certe io estis videbla ĉe ŝi, ĉar oni apenaŭ eksidis ĉe la manĝotablo, kiam turnis sin al ŝi la filo en la domo, deknaŭjarulo, kiu ĵus venis hejmen el Upsala pro la kristnaskaj ferioj.

    ” Hodiaŭ vi vidis la Generalon, fraŭlino Spaak,” li diris, kaj ĉe tiu ataka alparolo, ŝi ne trovis tempon por nei.

    Tuj fraŭlino Spaak trovis sin ĉefpersono ĉe la tablo. Ĉiuj turnis sin al ŝi kun demandoj, kiujn ŝi tamen respondis kiel eble plej mallonge. Malfeliĉe ŝi ne povis nei, ke ŝi iom ektimis, kaj tiam oni nepriskribeble amuziĝis. Timi la Generalon ! Ne, ion tian oni ne povas eĉ imagi.

    Jam antaŭe fraŭlino Spaak rimarkis, ke la barono kaj la baronino neniam partoprenis la ŝercadon pri la Generalo. Ili nur lasis la aliajn okupiĝi pri tio sen ĝeni ilin. Nun ŝi observis, ke la juna studento prenas la aferon multe pli serioze ol la ceteraj gejunuloj.

    ” Miaparte,” li diris,” mi envias ĉiujn, kiuj ekvidas la Generalon. Mi volus helpi lin, sed por mi li neniam montris sin.”
Li diris tion kun vera sopiro kaj kun tiel bela esprimo, ke fraŭlino Spaak en si preĝis al Dio, ke lia deziro estu baldaŭ plenumota. La juna barono certe kompatos la malfeliĉan reaperanton kaj redonos lin al la tombo kaj la ripozo.

    Dum la sekvanta tempo ŝajne fraŭlino Spaak pli ol iu alia estis celo por la atento de la reaperanto. Ŝi vidis lin tiel ofte, ke ŝi preskaŭ kutimiĝis al li. Estis subita, momenta apero jen sur ŝtuparo, jen en vestiblo, jen en malhela angulo de la kuirejo.

    Neniam oni trovis eĉ plej etan kaŭzon de la fantomapero.

    Fraŭlino Spaak iom demandis sin, ĉu povas troviĝi en la domo io, kion li serĉas. Sed ĉar li malaperis en la sama sekundo, kiam rigardo el homa okulo tuŝis lin, ŝi ne povis scii pri liaj intencoj.

    Malgraŭ la asertoj de la baronino fraŭlino Spaak rimarkis, ke ĉiuj junaj en Hedeby estas plene konvinkitaj, ke estas la maljuna generalo Löwensköld, kiu reaperas.” Li ne sentas sin hejme en sia tombo,” diris la junaj fraŭlinoj,” kaj interesas lin rigardi, kion ni faras tie ĉi en Hedeby. Oni ne povas rifuzi al li tiun malgrandan plezuron.”
Fraŭlino Spaak, kiu devis iri en la provizejon por kaŝite de la moko de la servistinoj tremi kaj dentoklaki, ĉiufoje kiam ŝi vidis la Generalon, estus preferinta, ke li ne tiom interesiĝus pri Hedeby. Sed ŝi komprenis, ke la ceteraj familianoj eĉ malĝojus pri tio.

    Oni sidis ekzemple en longa vespero kun sia manlaboro.

    Oni ŝpinis aŭ kudris, la libroj foje finiĝis kaj ankaŭ la paroltemoj. Tiam subite unu el la fraŭlinoj ekkriis. Ŝi vidis vizaĝon, ne, verdire du brilajn dentovicojn, tute ĉe la fenestra vitro.

    Oni rapide lumigis lanternon, oni malfermis la pordon de la vestiblo, ĉiuj virinoj kun la baronino unue elkuris por trovi la pacoĝenanton. Sed kompreneble oni nenion trovis. Oni reiris internen, ŝraŭbis la fenestropordojn, skuis la ŝultrojn kaj diris, ke certe estis la Generalo kaj neniu alia. Sed dume oni plenvekiĝis. Oni trovis ion pri kio miri, la ŝpinilradoj turniĝis kun nova forto, la babilo vigliĝis.

    La tuta familio estis konvinkita, ke la Generalo tuj okupas la manĝosalonon, kiam oni forlasis ĝin vespere, kaj ke oni certe estus trovinta lin tie, se oni estus havinta kuraĝon eniri la ĉambron. Kaj ili ne malŝatis, ke li estas tie. Fraŭlino Spaak kredis, ke plaĉas al ili la penso, ke la senpaca prapatro povas eniri en varman kaj bonan ĉambron.

    Inter la apartaĵoj de la Generalo estis ankaŭ tiu, ke li volis trovi la salonon purigita kaj ordigita, kiam li eniris tien. Ĉiun vesperon fraŭlino Spaak vidis, kiel la baronino kaj la fraŭlinoj kolektas siajn laboraĵojn kaj kunportas ilin, ankaŭ ŝpinilojn kaj kudrokadrojn oni portis en alian ĉambron. Oni ne lasis eĉ fadeneton sur la planko.

    Fraŭlino Spaak, kiu kuŝis en ĉambreto apud la salono, vekiĝis en iu nokto pro tio, ke iu objekto kun forta bruo frapiĝis kontraŭ la muron, kie staris ŝia lito, kaj poste ruliĝis al la mezo de la planko. Apenaŭ ŝi iom trankviliĝis, kiam sekvis nova bruo kaj nova ruliĝo, kaj tio ripetiĝis ankoraŭ du fojojn.

    ” homiadio, kion li nun entreprenas en la salono ?” ŝi ĝemspiris, ĉar ŝi ja komprenis, kiu kaŭzis la bruon. Vere ne estis agrabla najbaraĵo. Ŝi kuŝis kaj malvarmiĝis la tutan nokton, timante ke la Generalo envenos por fantompremi ŝin.

    Ŝi kunprenis kaj la kuiristinon kaj la tabloservistinon, kiam ŝi matene iris en la salonon por rigardi, kio okazis. Sed nenio estis detruita, malordon oni ne vidis krom tio, ke kvar pomoj kuŝis meze sur la planko. Ho, ho, oni sidis ja ĉe la fajro la pasintan vesperon kaj mankis pomojn, kaj kvar pomoj estis forgesitaj sur la fornorando. Sed tio ne plaĉis al la Generalo.

    Fraŭlino Spaak devis pagi sian malzorgon per sendorma nokto.

    Aliflanke fraŭlino Spaak neniam povis forgesi, ke ŝi unu fojon ricevis veran pruvon pri amikeco.

    Oni estis havinta festenon en Hedeby, grandan tagmanĝon kun multaj gastoj. Fraŭlino Spaak febre okupis sin pri rostaĵoj sur rostostangoj, pri volovanoj kaj pasteĉoj en la forno kaj pri buljonkaldronoj kaj saŭcopotoj super la fajro sur la fajroplato.

    Kaj tio ne sufiĉis. Ŝi devis ankaŭ esti en la salono kaj kontroli la pretigon de la tabloj, transpreni la arĝentajn manĝilojn, kiujn la baronino mem kalkulis kaj donis al ŝi, atenti ke vino kaj biero venas el la kelo kaj ke la kandeloj sidas rekte en la lucernoj. Kiam oni krome pripensas, ke la kuirejo en Hedeby troviĝis en flankdomo, kaj ke oni devis trakuri la korton por atingi ĝin, kaj ke tie ĉi je tiu granda okazo estis plenplene da fremdaj kaj krome nespertaj servistinoj, tiam oni bone komprenas, ke devis esti taŭga homo, kiu gvidis la tuton.

    Sed ĉio funkciis, kiel ĝi devis. Ne estis fingromarkoj sur la glasoj, ne estis malfreŝodoraj internaĵoj en la pasteĉoj, la biero ŝaŭmis, la buljono estis konvene spicita kaj la kafo konvene forta. La fraŭlino montris, por kio ŝi taŭgas, kaj la baronino mem komplimentis ŝin kaj diris, ke ne povus esti pli bone.

    Sed poste venis la terura bato. Kiam fraŭlino Spaak transdonis la arĝenton al la baronino, mankis du kuleroj, unu manĝokulero kaj unu tekulero.

    Fariĝis granda ekscito. Tiutempe ne povis okazi en domo io pli terura ol tio, ke mankas iu el la arĝentaj objektoj. Estiĝis en Hedeby febra maltrankvilo. Oni faris nenion krom serĉi.

    Oni memoris, ke iu friponino vizitis la kuirejon en la festena tago, kaj oni estis preta veturi malproksimen al la finnaj regionoj en la nordo por trovi ŝin. Oni fariĝis suspektema kaj maljustema. La mastrino suspektis la mastrumistinon, la mastrumistino la servistinojn, la servistinoj unu la alian kaj ĉiujn. Jen tiu jen alia montris sin kun plororuĝaj okuloj, ĉar ŝi kredis, ke la aliaj kredas, ke ŝi proprigis al si la du kulerojn.

    Tiel statis dum du tagoj, nenion oni trovis, kaj fraŭlino Spaak estis proksima al malespero. Ŝi estis en la porkejo kaj esploris la trogon de la porkoj por rigardi, ĉu la kuleroj venis tien. Ŝi ŝtele iris en la subtegmentan vestoĉambron de la servistinoj kaj sekrete traserĉis iliajn malgrandajn kestojn. Ĉio estis vana, kaj nun ŝi ne komprenis, kie ŝi plue serĉu. Ŝi rimarkis, ke la baronino kaj ĉiuj aliaj suspektas ŝin, kiu estas fremda. Oni maldungos ŝin, tion ŝi sentis, se ŝi mem ne petos pri maldungo.

    La fraŭlino staris klinita super la kuireja forno kaj tiel ploris, ke la larmoj sible falis sur la varmegan platon, kiam ŝi iel sentis, ke ŝi devas turni sin. Ŝi tion faris, kaj jen, tie staris la Generalo apud la muro kaj montris al breto, kiu pendas alte kaj tiel nekonvene, ke oni preskaŭ neniam metas ion tien.

    La Generalo kiel kutime malaperis en la sama momento, kiam li fariĝis videbla, sed fraŭlino Spaak obeis lian sugeston.

    Ŝi prenis la porteblan ŝtupetaron el la provizejo, portis ĝin al la breto, etendis la manojn supren kaj kaptis malnovan kaj malpuran lavĉifonon. Sed en la ĉifono kuŝis la du arĝentaj kuleroj.

    Kiel ili venis tien ? Certe okazis sen ies volo kaj scio. Dum la nekredebla urĝo de granda festeno ĉio povas okazi. Oni forĵetis la ĉifonon, ĉar ĝi kuŝis, kie ĝi ne kuŝu, kaj la kuleroj akompanis ĝin, sen ke oni tion rimarkis.

    Sed nun ili estis retrovitaj, kaj fraŭlino Spaak enportis ilin kun feliĉobrilo al la baronino kaj fariĝis denove la necesa helpantino kaj zorgantino de ĉiuj en la domo.

    Nenio malbona, kiu ne alportas bonon. Kiam la juna barono Adrian venis hejmen en la printempo, li eksciis, ke la Generalo montris al fraŭlino Spaak neordinaran favoron, kaj li tuj komencis atenti ŝin en tute speciala maniero. Tiel ofte, kiel li povis, li vizitis ŝin en la apudsalona ĉambreto aŭ en la kuirejo. Jen li venis sub la preteksto, ke li bezonas novan fadenon por sia fiŝvergo, jen li diris, ke logis lin la bona odoro de freŝbakitaj bulkoj. Ĉe tiuj okazoj li ĉiam turnis la interparolon al supernaturaĵoj. Li petis la fraŭlinon rakonti pri la fantomaperoj en la kasteloj en Sörmland, kiel julita kaj Eriksberg, kaj volis scii, kion ŝi kredas pri tio.

    Sed plej ofte li deziris paroli pri la Generalo. Li diris, ke li ne povas paroli kun aliaj pri tiu afero, ĉar ili ĉiam traktas ĝin ŝerce. Li siaparte sentas kompaton al la malfeliĉa reaperanto kaj volas helpi al li trovi ripozon. Se li nur scius, kiel fari tion !

    Fraŭlino Spaak tiam diris, ke ŝia humila opinio estas, ke en la domo troviĝas io, kion li serĉas.

    La juna barono iom paliĝis. Li esplore rigardis la fraŭlinon.

    ” ma foi, fraŭlino Spaak,” li diris,” estas kurioza ideo. Sed mi certigas al vi, ke ili eĉ por momento ne hezitus doni al la Generalo tion, kion li deziras, se ni posedus ion tian en Hedeby.”
Fraŭlino Spaak ja tre bone komprenis, ke la juna barono vizitas ŝin nur pro la fantomapero, sed li estis tiel afabla junulo kaj bela. Jes, laŭ la opinio de la fraŭlino, pli ol bela. Li portis la kapon iom klinita antaŭen, li havis esprimon de pensado, multaj eĉ opiniis, ke li estas tro serioza. Sed estis nur pro tio, ke ili ne konis lin. Foje li ĵetis la kapon supren, ŝercis kaj faris petolaĵojn pli ol iu alia. Sed kion ajn li faris, estis nepriskribebla ĉarmo en liaj gestoj, en lia voĉo, en lia rideto.

    Iun someran dimanĉon fraŭlino Spaak estis vizitinta la preĝejon kaj iris hejmen sur malgranda mallongvojo, kiu iris tra la kampoj de la preposta bieno. Kelkaj el la preĝejvizitintoj prenis la saman vojon, kaj la fraŭlino, kiu devis rapidi, preterpasis virinon, kiu iris malpli rapide ol ŝi. Tuj poste la fraŭlino venis al barilŝtupetaro, kiu estis sufiĉe malfacila, kaj servema kiel ĉiam ŝi pensis pri la irantino kaj haltis por helpi ŝin transgrimpi la stangobarilon. Ŝi etendis al ŝi la manon kaj tiam rimarkis, ke la virino ne estas tiel maljuna, kiel ŝi unue kredis. Ŝi havas neordinare glatan kaj blankan vizaĝohaŭton, kaj la fraŭlino pensis, ke tre povas esti, ke ŝi ne havas pli ol kvindek jarojn. Kvankam ŝi evidente estas nur ordinara kamparanino, ŝi havas ĉe si apartan dignon, kvazaŭ ŝi estus ion travivinta, kio altigis ŝin super ŝian klason.

    Kiam la virino estis helpita transgrimpi, la fraŭlino kaj ŝi iris unu apud la alia sur la mallarĝa vojeto.

    ” Certe estas vi, kiu prizorgas la mastrumon en Hedeby,”
diris la kamparanino.

    ” Jes, estas mi,” respondis fraŭlino Spaak.

    ” Ĉu vi sentas vin hejme tie ?”
” Kial oni ne sentu sin hejme en tiel bona loko ?” diris la fraŭlino iom retene.

    ” Oni diras ja, ke estas fantomapero tie.”
” Oni ne devas kredi, kion homoj babilas,” diris la fraŭlino en admona tono.

    ” Jes, oni ne devas, jes, tion mi ja scias,” diris la alia.

    Estis silente dum iom da tempo. Estis rimarkeble, ke tiu virino ion scias, kaj fakte la fraŭlino brulis pro deziro eldemandi ŝin. Sed ja ne estis korekte, ne dece.

    Estis la virino, kiu rekomencis la interparolon.

    ” Ŝajnas, al mi, ke vi aspektas bona,” ŝi diris,” kaj tial mi volas doni al vi bonan konsilon. Ne restu tro longe en Hedeby, ĉar estas ne facile kontraŭstari tiun, kiu iras tie. Li persistos, ĝis li ricevos kion li volas havi.”
Fraŭlino Spaak intencis unue iom superule danki pro la averto, sed la lastaj vortoj vekis ŝian scivolon.

    ” Kion li volas havi ? Ĉu vi scias, kion li volas havi ?”
” Ĉu tion vi ne scias ?” diris la kamparanino.” Nu, tiukaze mi nenion plu diru. Eble estas por vi plej bone nenion scii.”
Post tio ŝi etendis la manon al fraŭlino Spaak, foriris sur alia vojeto kaj baldaŭ malaperis.

    Fraŭlino Spaak bone evitis rakonti pri tiu interparolo por la tuta familio ĉe la manĝotablo, sed en la vespero, kiam barono Adrian vizitis ŝin en la laktoĉambro, ŝi komunigis al li, kion diris al ŝi la fremda virino. Li vere tre surpriziĝis.

    ” Certe estis marit Eriksdotter el Olsbyn,” li diris.” Ĉu vi scias, ke tio estas la unua fojo dum tridek jaroj, kiam ŝi diras afablan vorton al iu el Hedeby. Al mi ŝi iam riparis ĉapon, kiun knabo el Olsby disŝiris, sed ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi volus eltiri miajn okulojn.”
” Sed ĉu ŝi scias, kion serĉas la Generalo ?”
” Ŝi scias tion pli bone ol iu alia, fraŭlino Spaak. Kaj ankaŭ mi scias tion. Mia patro rakontis la historion por mi. Sed la gepatroj ne volis, ke oni rakontu ĝin al la fratinoj. Ili ektimus pro fantomoj kaj eble ne povus resti tie ĉi. Mi ankaŭ ne rajtas rakonti tion por vi.”
” Dio gardu nin !” diris la fraŭlino.” Se la barono malpermesis...”
” Mi bedaŭras,” diris barono Adrian,” mi kredas, ke vi povus helpi min.”
” Ho, se nur estus tiel !”
” Ĉar, mi ripetas tion,” diris barono Adrian,” mi volas helpi al la malfeliĉa reaperanto trovi ripozon. Mi ne timas lin. Mi sekvos lin, tuj kiam li vokos min. Kial li montras sin al ĉiuj aliaj sed neniam al mi ?”

x

    A drian Löwensköld dormis en subtegmenta gabloĉambro, kiam vekis lin nelaŭta bruo. Li malfermis la okulojn, kaj ĉar la fenestropordoj ne estis fermitaj kaj ekstere regis hela somera nokto, li klare vidis, ke la pordo malfermiĝas. Li kredis, ke malfermis ĝin trablovo, sed li vidis, ke la pordokadron plenigas malhela figuro, kiu esplore klinas sin internen en la ĉambron.

    Adrian sufiĉe klare distingis maljunan viron, vestitan en malnovtempa kavaleria uniformo. Jako el alkoledo estis videbla sub la iom malbutonita ekstera jako, la botoj estis pli altaj ol ĝis la genuoj, la longan spadon li tenis levita, kvazaŭ por ke ĝi ne tintu.

    ” Vere estas la Generalo,” pensis la juna barono.” Bone. Tie ĉi li renkontas homon, kiu ne timas lin.”
Ĉiuj aliaj, kiuj vidis la Generalon, diris, ke li tuj malaperis, kiam oni fiksis sur lin la rigardojn. Sed tiel ne okazis tiun ĉi fojon. La Generalo longe restis en la pordo, post kiam Adrian ekvidis lin. Post minuto, kvazaŭ kontrolinte ke Adrian eltenas vidi lin, li levis unu manon kaj signis, ke li venu.

    Adrian tuj sidigis sin en la lito.” Nun aŭ neniam,” li pensis.” Fine li petas mian helpon, kaj mi ankaŭ akompanos lin.”
Verdire li dum multaj jaroj atendis tiun momenton. Li preparis sin por ĝi, fortigis sian kuraĝon por ĝi. Li ĉiam sciis, ke tion ĉi li devos iam trapasi.

    Li ne volis atendigi la Generalon sed sekvis lin tute tia, kia li venis el la lito. Li nur altiris litotukon kaj volvis ĝin ĉirkaŭ sin.

    Nur kiam li staris meze en la ĉambro, li ekpensis, ke tamen povas esti danĝere tiel transdoni sin al estaĵo el la alia mondo, kaj li retiris sin. Sed tiam li vidis, ke la Generalo etendas kontraŭ lin ambaŭ manojn, kvazaŭ preĝante en malespero.

    ” Kiel stulta mi estas,” li pensis.” Ĉu mi timas, jam antaŭ ol mi forlasis la ĉambron ?”
Li proksimigis sin al la pordo, la Generalo paŝis antaŭen en la subtegmentejon sed la tutan tempon iris kankre, kvazaŭ por kontroli, ke la junulo sekvas lin.

    Kiam Adrian estis trapasonta la sojlon por forlasi la ĉambron kaj iri en la subtegmentejon, trakuris lin denove terurtremo. Io diris al li, ke li devas fermi la pordon kaj rapide reiri en sian liton. Li komencis senti, ke li mistaksis sian forton. Li ne estis el tiuj, kiuj sen difektiĝo povas rigardi en la sekretojn de la alia mondo.

    Tamen restis ĉe li ankoraŭ iom da kuraĝo. Li rezonis kun si kaj diris, ke la Generalo certe ne volas logi lin en danĝerojn.

    Li intencas nur montri al li, kie estas la ringo. Se li eltenos ankoraŭ nur kelkajn minutojn, li atingos tion, kion li dum longaj jaroj aspiris, kaj resendos la lacan migranton al la eterna ripozo.

    La Generalo estis haltinta meze sur la subtegmenteja planko por atendi lin. Estis iom pli mallume tie, sed Adrian tamen vidis klare la malhelan figuron kun la preĝe etenditaj manoj.

    Li kuraĝigis sin, transpasis la sojlon, kaj la iro komenciĝis denove.

    La reaperanto tiris sin al la ŝtuparo, kaj kiam li vidis, ke Adrian sekvas, li komencis paŝi malsupren. Ankoraŭ li iris kankre, haltis sur ĉiu ŝtupo kaj kvazaŭ kuntrenis la hezitantan junulon per la forto de sia volo.

    Estis malrapida iro kun multaj interrompoj, sed Adrian tamen daŭrigis. Li provis doni al si kuraĝon memorigante al si, ke multfoje li fanfaronis antaŭ la fratinoj kaj diris, ke vokita de la Generalo li sekvos lin kiam ajn. Li ankaŭ memoris, kiel li de sia infanaĝo ardis pro deziro esplori la nekonataĵon kaj penetri en tion, kio estas fermita por la homoj. Kaj jen venis nun la granda momento, nun li sekvas reaperanton en ion necertan. Ĉu lia aĉa malkuraĝo malhelpos al li fine ekscii ion ?

    Tiamaniere li devigis sin persisti, sed li evitis veni tute proksimen al la reaperanto. Ĉiam disigis ilin distanco de kelkaj ulnoj. Kiam Adrian staris meze sur la ŝtuparo, la Generalo troviĝis ĉe tia malsupro. Kiam Adrian staris sur la plej malsupra ŝtupo, la Generalo estis en la vestiblo.

    Sed tie Adrian haltis denove. Dekstre, tute apud la ŝtuparo, estis la pordo de la dormoĉambro de la gepatroj. Li metis la manon sur la seruron sed ne por malfermi, nur por ame karesi ĝin. Ho, se la gepatroj scius, ke li staras tie ĉi ekstere kun tia kunulo ! Li sopiris ĵeti sin en la brakojn de sia patrino.

    Ŝajnis al li, ke li tute transdonos sin al la potenco de la Generalo, kiam li lasos tiun pord-anson.

    Kiam li ankoraŭ staris tie kun la mano sur la seruro, li vidis, ke unu el la vestiblopordoj malfermiĝas, kaj la Generalo transiras la sojlon por iri eksteren.

    Estis sufiĉe malhele kaj en la subtegmentejo kaj sur la ŝtuparo, sed tra la pordo enfluis nun pli forta lumo, kaj en tiu lumo Adrian vidis por la unua fojo la vizaĝotrajtojn de la Generalo.

    Estis vizaĝo de maljuna viro, kiel li atendis. Li bone rekonis ĝin de la portreto en la salono. Sed sur la trajtoj ne kuŝis la trankvilo de la morto. Ili esprimis sovaĝan deziregon, sur la buŝo ŝvebis terura rideto de triumfo kaj certeco pri venko.

    Sed tio, vidi terajn pasiojn spegulitaj ĉe mortinto, estis tro terura. Tre, tre malproksime de homaj deziroj kaj pasioj estas niaj mortintoj, ni volas pensi. Ni volas imagi, ke ili estas vaste disigitaj de ĉio tera, ligitaj nur al ĉielaj aĵoj. Tiu estaĵo, kiu gluiĝis al teraj aferoj, ŝajnis al Adrian kiel forloganto, kiel malbona spirito, kiu volas tiri lin en pereon.

    Teruro superregis lin. En nebridebla angoro li ektire malfermis la pordon al la dormoĉambro de la gepatroj, ensaltis kaj kriis:
” Patro ! Patrino ! La Genera Io !”
Kaj en la sama momento li senkonscia falis sur la plankon.

    * La plumo falas el mia mano. Ĉu ne estas sensence provi skribi tion ? Al mi oni rakontis la historion en la krepusko ĉe la fajro. Mi ankoraŭ aŭdas la konvinkan voĉon. Mi sentas la ĝustan timtremon pro fantomoj kuri Laŭ la dorso, tiun timtremon, kiu devenas ne nur el teruro sed ankaŭ el streĉita atendo.

    Kiel streĉite ni aŭskultis ĝuste tiun ĉi historion, ĉar ĝi ŝajnis levi randon de la vualo antaŭ la nesciebla ! Kian strangan animagordon ĝi postlasis, kvazaŭ pordo estus malfermita, kvazaŭ nun fine io aperus el la granda malhelo !

    Kiom estas vera en ĝi ? Unu rakontistino heredis de alia, unu aldonis, alia forprenis. Sed ĉu ĝi tamen ne enhavas kerneton de vero ? Ĉu ĝi ne faras impreson esti priskribo de io, kio vere okazis ?

    La reaperanto, kiu ĉirkaŭiris en Hedeby, kiu estis videbla eĉ meze en la tago, kiu intervenis en la mastrumado, kiu rehavigis perditajn objektojn, kiu li estis, kio li estis ?

    Ĉu ne estas io neordinare klara kaj solida en lia apero ? Ĉu li ne diferencas per certa aparteco de la multegaj grandbienaj fantomoj ? Ĉu ne ŝajnas, kvazaŭ fraŭlino Spaak vere estus aŭdinta, ke li ĵetas pomojn kontraŭ la muron de la salono, kaj kvazaŭ Adrian estus sekvinta lin tra la subtegmentejo kaj malsupren sur la ŝtuparo ?

    Sed en tiu okazo, en tiu okazo... eble povas diveni la enigmon iu el tiuj, kiuj jam nun vidas tiun realon, kiu kuŝas malantaŭ la realo, en kiu ni nun vivas.

   

xi

    La juna barono Adrian kuŝis en la granda lito de la gepatroj, pala kaj senmova. Metante la fingron sur la manradikon, oni sentis, ke la sango ankoraŭ fluas sed preskaŭ nerimarkeble. Li ne rericevis la konscion post la profunda sveno, sed la vivo ne estingiĝis.

    Kuracisto ne troviĝis en la paroĥo Bro, sed ĉirkaŭ la kvara horo matene servisto rajdis al Karlstad por provi venigi iun.

    Estis sesmejla vojaĝo, kaj se la kuracisto estus hejme kaj volus forveturi de la urbo, oni povus atendi lin plej frue post dekdu horoj. Sed oni devis esti preparita por tio, ke povus daŭri ankaŭ unu aŭ du tagojn.

    Baronino Löwensköld sidis ĉe unu flanko de la lito kaj ne forturnis la okulojn de la vizaĝo de la filo. Ŝi ŝajnis kredi, ke la malforta vivofajrero ne estingiĝos, se ŝi restos tie senĉese maldormante kaj gardante.

    La barono foje sidis ĉe la alia flanko de la lito, sed li ne povis resti trankvila. Li prenis unu el la senfortaj manoj inter la siajn kaj kontrolis la pulson, li iris al la fenestro kaj rigardis al la vojo, li faris promenon tra la ĉambroj por rigardi la salonhorloĝon. Dume li respondis per kaposkuo al la atendoplenaj demandoj, kiuj estis videblaj en la okuloj de la filinoj kaj de la guvernistino, kaj poste reiris en la malsanulĉambron.

    Cetere neniu estis lasata tien krom fraŭlino Spaak. Nek la filinoj, nek iu el la servistinoj, nur la fraŭlino. Ŝi havis la ĝustan irmanieron, la ĝustan voĉon, ŝi konvenis en malsanula ĉambro.

    Fraŭlino Spaak vekiĝis meze en la nokto pro la krio de Adrian. Kiam ŝi tuj poste aŭdis la pezan falon, ŝi saltis el la lito.

    Ŝi surmetis la vestojn, ŝi ne sciis kiel, sed unu el ŝiaj saĝaj reguloj estis, ke oni neniam elkuru nevestita, ĉar tiam oni neniun utilon povas fari. En la salono ŝi renkontis la baroninon, kiu venis por voki helpon, kaj poste ŝi kaj la gepatroj levis Adrian kaj metis lin en la grandan duoblan liton. Komence ili kredis ĉiuj, ke li jam estas morta, sed poste fraŭlino Spaak rimarkis malgrandan pulsomovon en la manradiko.

    Ili faris kelkajn el la ordinaraj revivigaj provoj, sed la malgranda vivofajrero estis ekstreme malforta, kaj dum ĉio, kion ili faris, ĝi ŝajnis nur malfortiĝi. Baldaŭ ili senkuraĝiĝis kaj kuraĝis nenion entrepreni. Restis por ili nur atendi.

    La baronino ŝatis havi fraŭlinon Spaak en la ĉambro, ĉar ŝi estis tute trankvila kaj plene konvinkita, ke Adrian baldaŭ revekiĝos. Ŝi lasis la fraŭlinon zorgi pri si, lasis ŝin kombi la harojn kaj surmeti la ŝuojn. Ĉe la surmeto de la robo ŝi devis levi sin, sed ŝi lasis al la fraŭlino butoni kaj ĝustigi ĝin kaj ne prenis la rigardojn de la vizaĝo de la filo.

    La fraŭlino envenis kun taso da kafo kaj afable insiste devigis ŝin eltrinki ĝin.

    La baronino havis la senton, ke la fraŭlino la tutan tempon estas ĉe ŝi en la ĉambro, sed la fraŭlino estis ankaŭ en la kuirejo kaj kontrolis, ke la homoj ricevas sian manĝaĵon kiel ordinare. Ŝi nenion forgesis. Ŝi estis pala kiel mortinto, sed ŝi prizorgis siajn taskojn. La matena manĝaĵo de la gesinjoroj venis sur la tablon en ĝusta tempo, kaj la paŝtoknabo ricevis sian manĝaĵprovizon, kiam li forkondukis la bovinojn.

    En la kuirejo la servistinoj demandis, kio okazis al la juna barono kaj la fraŭlino respondis, ke oni scias nur, ke li enkuris al la gepatroj kaj kriis ion pri la Generalo. Poste li svenis, kaj nun ne estis eble revivigi lin.

    ” Estas certe, ke la Generalo montris sin por li,” diris la kuireja servistino.

    ” Ĉu ne estas strange, ke li tiel malmilde traktas unu el siaj propraj ?” demandis la tabloservistino.

    ” Nu, verŝajne li perdis la paciencon kun ili. Ili ja nur ridis pri li. Li certe volis havi sian ringon.”
” Vi tamen ne kredas, ke la ringo, troviĝas en Hedeby ?” diris la tabloservistino.” Li povus bruligi la domon super nia kapo por rericevi ĝin.”
” Certe ĝi troviĝas tie ĉi en iu angulo,” diris la kuireja servistino,” alie li ne ĉiam ĉirkaŭirus tie ĉi.”
Fraŭlino Spaak tiun tagon faris escepton de sia bela regulo neniam aŭskulti al tio, kion la geservistoj diras pri la gesinjoroj.

    ” Pri kiu ringo vi parolas ?” ŝi demandis.

    ” Ĉu vi ne scias, ke la Generalo iras tie ĉi kaj serĉas sian sigelringon ?” diris la kuireja servistino, kiu ekĝojis pro la demando.

    Ŝi kaj la tabloservistino rapidis rakonti al fraŭlino Spaak la historion pri la ŝtelo en la tombo kaj pri la dioverdikto, kaj kiam la fraŭlino estis tion eksciinta, ŝi ne por momento dubis, ke la ringo iamaniere venis al Hedeby kaj troviĝas kaŝita tie.

    Fraŭlino Spaak komencis tremi, proksimume tiel, kiel ŝi tremis, kiam ŝi unuafoje renkontis la Generalon sur la subtegmenteja ŝtuparo. Estis ĝuste tio, kion ŝi dum la tuta tempo timis. Ŝi sciis nun, kiel kruela kaj senkompata tiu reaperanto povas esti. Estis tute klare al ŝi, ke barono Adrian mortos, se li ne rericevos sian ringon.

    Sed la fraŭlino apenaŭ venis al tiu konkludo, antaŭ ol ŝi, kiu estis decidema homo, komprenis, kion oni devas fari. Se la terura ringo troviĝas en Hedeby, estas ja eble serĉi kaj retrovi ĝin.

    Ŝi iris en la grandan loĝodomon, rigardis en la malsanulĉambron, kie ĉio estis kiel antaŭe, suprenkuris la subtegmentejan ŝtuparon kaj ordigis la liton en la ĉambro de Adrian, por ke ĝi estu preta, se li fariĝus pli bonfarta kaj oni povus porti lin tien. Poste ŝi eniris al la fraŭlinoj kaj la guvernistino, kiuj sidis tute timigitaj kaj ne havis forton ion ajn entrepreni. El tio, kion ŝi eksciis, ŝi rakontis al ili tiom, ke ili komprenu pri kio temas, kaj demandis, ĉu ili ne volas helpi al ŝi serĉi la ringon.

    Jes, al tio ili tuj konsentis. La fraŭlinoj kaj la guvernistino prenis sur sin serĉadon en la domo, en ĉambroj kaj subtegmentejaj vestejoj. Fraŭlino Spaak mem iris al la kuireja flankdomo kaj igis ĉiujn servistinojn de la domo ekmoviĝi.

    ” La Generalo montras sin same ofte en la kuirejo kiel en la granda domo,” ŝi pensis.” Io diras al mi, ke la ringo estas tie ĉi.”
Oni renversis ĉion, kio estis en la kuirejo kaj la provizejo, en la bakejo kaj la bierfarejo. Oni serĉis en murfendoj kaj fornoj, elverŝis la kestojn de la spicoŝrankoj kaj palpis eĉ en la mustruoj.

    Dume ŝi ne forgesis tiam kaj tiam kuri tra la korto kaj rigardi en la dormoĉambron. Dum unu el siaj vizitoj tie ŝi trovis, ke la baronino ploras.” Li fartas malpli bone,” ŝi diris.” Mi kredas, ke li estas mortanta.”
Fraŭlino Spaak klinis sin antaŭen, prenis la senfortan manon de Adrian en la sian kaj palpis la pulson.” Tute ne, baronino,” ŝi diris,” ne malpli bone, prefere iom pli bone.”
Ŝi sukcesis trankviligi la mastrinon, sed mem ŝi sentis grandan malesperon. Jen, se la juna barono ne vivos, ĝis ŝi trovos la ringon !

    En sia angoro ŝi momente forgesis atenti pri si. Kiam ŝi remetis la manon de Adrian, ŝi donis al ĝi malgrandan kareson. Ŝi estis apenaŭ konscia pri tio, sed la baronino rimarkis la okazon.

    ” Mon dieu,” ŝi pensis,” kompatinda infano, ĉu estas tiel ?

    Eble mi devus diri al ŝi... Sed ne gravas, ĉar li ne restos en la vivo. La Generalo koleras al li, kaj devas morti tiu, al kiu la Generalo koleras.”
Kiam la fraŭlino revenis en la kuirejon, ŝi demandis la servistinojn, ĉu ne ekzistas en la regiono iu homo, kiun oni kutimas venigi ĉe tiaj akcidentoj. Ĉu oni nepre devas atendi, ĝis venos la kuracisto ?

    Nu, en aliaj domoj oni venigas marit Eriksdotter el Olsbyn, kiam iu difektis sin. Ŝi povas haltigi sangofluon kaj ĝustigi elartikiĝojn, kaj ŝi certe povus veki baronon Adrian el la mortodormo, sed tien ĉi al Hedeby ŝi verŝajne ne volus veni.

    Dum interparolis la tabloservistino kaj fraŭlino Spaak, la kuireja servistino staris plej supre sur la portebla ŝtupetaro kaj rigardis sur la altan breton, kie oni iam retrovis la perditajn arĝentokulerojn.

    ” Ho,” ŝi elkriis,” jen mi trovas ion, kion mi longe serĉis. Tie ĉi kuŝas ja la malnova pintoĉapo de barono Adrian.”
Fraŭlino Spaak indigniĝis. Kia ordo do estis en Hedeby, antaŭ ol ŝi alvenis ! Kiel venis tien ĉi la ĉapo de barono Adrian ?

    ” Tio ne estas mirinda,” diris la kuireja servistino.” Li elkreskis ĝin, kaj li donis ĝin al mi, por ke mi faru el ĝi du pototuketojn. Vere bone, ke mi retrovis ĝin.”
La fraŭlino prenis la ĉapon de ŝi.” Estus domaĝe distondi ĝin,” ŝi diris.” Oni povas doni ĝin al iu malriĉa.”
Tuj poste ŝi iris kun la ĉapo sur la korton kaj komencis viŝi el ĝi la polvon. Dum ŝi estis faranta tion, la barono venis el la granda domo.

    ” Ŝajnas al ni, ke Adrian fartas malpli bone,” li diris.

    ” Ĉu ne troviĝas proksime iu, kiu komprenas kuracan arton ?” demandis ŝajne sen iu ajn subintenco la fraŭlino.” La servistinoj menciis virinon, kiu nomigas marit Eriksdotter.”
La barono rigidiĝis.

    ” Kompreneble mi ne hezitus venigi mian plej grandan malamikon, kiam temas pri la vivo de Adrian,” li diris.” Sed ne havus sencon. marit Eriksdotter ne venos al Hedeby.”
La fraŭlino ne kuraĝis kontraŭdiri post tiu sciigo. Ŝi daŭrigis la serĉadon tra la tuta kuireja domo, zorgis por la tagmanĝo kaj igis ankaŭ la baroninon manĝi kelkajn pecojn. La ringo ne estis trovita, kaj fojon post fojo ripetis al si fraŭlino Spaak:” Ni devas trovi la ringon. La Generalo lasos Adrian morti, se ni ne retrovos al li la ringon.”
Posttagmeze fraŭlino Spaak iris al Olsbyn. Ŝi iris laŭ propra decido. La pulsobatoj sentiĝis pli malfortaj kaj venis kun pli kaj pli longaj intertempoj por ĉiu nova fojo, kiam ŝi estis ĉe la malsanulo. Ŝi ne havis trankvilon. por atendi la kuraciston el Karlstad. Estis pli ol kredeble, ke marit rifuzos, sed la fraŭlino ne volis lasi iun ajn eblecon neprovita.

    marit Eriksdotter sidis en la kutima loko sur la ŝtuparo ekster la fostodomo, kiam fraŭlino Spaak venis. Ŝi ne havis laboron inter la manoj, sed sidis klinita malantaŭen kun fermitaj okuloj. Sed ŝi ne dormis, ŝi malfermis la okulojn, kiam venis la fraŭlino, kaj ŝi tuj rekonis ŝin.

    ” Aha,” ŝi diris,” ĉu oni en Hedeby nun vokas min ?”
” Ĉu vi jam aŭdis, kiel malbone statas ĉe ni ?” diris fraŭlino Spaak.

    ” Jes, mi aŭdis tion,” diris marit,” kaj mi ne volas iri.”
La fraŭlino ne respondis per eĉ unu vorto. Peza malespero komencis premi ŝin. Ĉio estas kontraŭ ŝi, kaj tio ĉi estas la plej malfacila el ĉio. Ŝi povis vidi kaj aŭdi, ke marit ĝojas. Ŝi sidis tie sur la ŝtuparo kaj ĝojis pro la malfeliĉo, ĝojis pro tio, ke mortos Adrian Löwensköld.

    Ĝis nun la fraŭlino sukcesis konservi sian kuraĝon. Ŝi ne kriis aŭ lamentis, kiam ŝi vidis Adrian kuŝanta sur la planko.

    ∑ i havis nur la penson helpi lin kaj la aliajn. Sed la rezisto de marit rompis ŝian forton. Ŝi komencis plori, forte kaj senĉese. Ŝi ŝanceliĝis al griza domomuro, klinis la frunton kontraŭ ĝin kaj larmis kaj plorĝemetis.

    marit klinis sin iom antaŭen. Dum sufiĉe longa tempo ŝi ne forprenis la rigardojn de la kompatinda knabino.” Aha, ĉu estas tiel,” ŝi pensis.

    Sed samtempe, kiam marit sidis kaj rigardis la fraŭlinon, kiu ploris la larmojn de amo pro amato, okazis io ankaŭ en ŝia propra animo.

    Ŝi eksciis antaŭ kelkaj horoj, ke la Generalo montris sin al Adrian kaj preskaŭ timomortigis lin, kaj ŝi diris al si, ke fine estas veninta la horo de venko. Tion ŝi atendis dum multaj jaroj, sed ĉiam vane. La kapitano iris en sian tombon, kaj puno ne estis lin trafinta. Vere la Generalo iradis en Hedeby, de kiam ŝi sendis tien la ringon, sed ŝajnis, ke li ne volas persekuti siajn proprajn per la ordinara kruelo.

    Sed nun la malfeliĉo atingis ilin, kaj tuj ili venas al ŝi por peti pri helpo ! Kial ili ne iras same bone al la mortintoj en la pendigloko ?

    Estis ĝuo por ŝi diri:” Mi ne iros.” Estis ŝia maniero venĝi.

    Sed kiam marit vidis la junulinon plori, kun la kapo kontraŭ la muro, vekiĝis en ŝi memoro.” Tiel ankaŭ mi staris kaj ploris, kun la kapo kontraŭ la malmola muro. Mi havis neniun homon, kontraŭ kiu apogi min.”
Kaj en la sama momento la fonto de la junaĝa amo reviviĝis en marit kaj plenigis ŝin per sia varma fluo. Ŝi sidis surprizita kaj diris al si:” Tiel mi sentis en tiu tempo. Tiel estis iun ami. Tiel dolĉe kaj forte sentiĝis.” Ŝi vidis antaŭ si la junan, gajan, fortan, belan Paul Eliasson. Ŝi memoris lian rigardon, lian voĉon, ĉiun geston de li. Ŝia tuta koro pleniĝis de li.

    marit kredis, ke ŝi amis lin la tutan tempon, kaj tion ŝi certe faris. Sed kiel malvarmiĝis la sentoj dum la longaj jaroj ! Nur en tiu ĉi momento ŝia animo denove brulis kun plena flamo.

    Sed en la sama momento, kiam vekiĝis en ŝi la amo, ŝi ankaŭ memoris la teruran doloron, kiun sentas homo perdante la amaton.

    marit rigardis al fraŭlino Spaak, kiu ankoraŭ staris plorante. Nun marit sciis, kiel ŝi sentas. Antaŭ kelkaj momentoj ŝin kovris la malvarmeco de la multaj jaroj. Tiam ŝi estis forgesinta, kiel sentiĝas la fajro, nun ŝi memoris tion. Ŝi ne volis kaŭzi, ke ŝi suferos, kion ŝi mem suferis, kaj ŝi levis sin kaj iris al la fraŭlino.

    ” Venu ! Mi iros kun vi,” ŝi diris abrupte.

    Fraŭlino Spaak do revenis al Hedeby kune kun marit Eriksdotter. Dum la tuta vojo marit ne diris eĉ unu vorton. La fraŭlino poste komprenis, ke ŝi pripensis, kiamaniere ŝi trovu la ringon.

    La fraŭlino iris kun marit rekte al la granda pordo kaj kondukis ŝin en la dormoĉambron. Tie ĉio estis kiel antaŭe. Adrian kuŝis bela kaj pala, sed senmova kiel mortinto, kaj la baronino, sidis kaj gardis lin sen movi sin. Nur kiam marit Eriksdotter aperis ĉe la lito, ŝi levis la okulojn.

    Sed kiam ŝi rekonis la virinon, kiu rigardas ŝian filon, ŝi tuj falis sur la genuojn antaŭ ŝi kaj metis sian vizaĝon kontraŭ la randon de ŝia jupo.

    ” marit, marit !” ŝi diris.” Ne pensu pri ĉio malbona, kion faris al vi la Löwensköldoj ! Helpu lin, marit ! Helpu lin !”
La kamparanino retiris sin, sed la kompatinda patrino sekvis ŝin surgenue.

    ” Vi ne scias, kiel mi timis, de kiam la generalo komencis reaperi tie ĉi. Mi timis kaj atendis la tutan tempon. Mi sciis, ke nun lia kolero turnos sin kontraŭ nin.”
marit staris senmova. Ŝi fermis la okulojn kaj ŝajnis mediti. Fraŭlino Spaak estis certa, ke plaĉas al ŝi aŭskulti, kiam la baronino parolas pri sia sufero.

    ” Ni volis iri al vi, marit, kaj genui antaŭ vi, kiel mi nun faras, kaj peti vian pardonon al la Löwensköldoj. Sed mi ne kuraĝis. Mi kredis, ke vi ne povas pardoni.”
” Ne petu min, baronino,” diris marit,” ĉar estas tiel: mi ne povas pardoni.”
” Sed nun vi tamen estas tie ĉi.”
” Mi venis pro la fraŭlino, ĉar ŝi petis min.”
Post tio marit iris al la alia flanko de la larĝa lito. Ŝi metis sian manon sur la bruston de la malsanulo kaj murmuris kelkajn vortojn. Samtempe ŝi sulkigis la frunton, turnis la okulojn kaj kunpremis la buŝon. Ŝajnis al fraŭlino Spaak, ke ŝi kondutas, kiel faras saĝaj virinoj.

    ” Li certe vivos,” diris marit,” sed memoru, baronino, ke estas nur pro la fraŭlino, ke mi helpas lin.”
” Jes, marit,” respondis la baronino,” tion mi neniam forgesos.”
Ŝajnis al la fraŭlino, ke la mastrino estus volinta ion aldoni, sed ŝi interrompis sin kaj forte kunpremis la lipojn.

    ” Kaj nun vi lasas min fari, kiel mi volas, baronino.”
” Vi povas fari kaj aranĝi, kiel vi volas, marit. La barono ne estas hejme. Mi petis lin rajdi por renkonti la kuraciston kaj rapidigi lin.”
Fraŭlino Spaak estis atendinta, ke marit Eriksdotter faros iun provon veki la junan baronon el lia senkonscieco, sed tiu espero montriĝis vana, ĉar ŝi ne entreprenis ion tian.

    Anstataŭe marit ordonis, ke oni kolektu ĉiujn vestojn de Adrian, kaj nun uzatajn kaj tiajn, kiujn li uzis dum pasintaj jaroj kaj kiuj eble ankoraŭ restas. Ŝi volis vidi ĉion, kion li portis sur sia korpo, ŝtrumpojn kaj ĉemizojn, gantojn kaj ĉapojn.

    En tiu tago oni faris nenion krom serĉi en Hedeby. Kvankam fraŭlino Spaak ĝemetis, ke marit estas nenio alia ol ordinara saĝa virino kun kutimaj sorĉaĵoj, ŝi tamen rapidis serĉi en komodoj kaj subtegmentejoj, en kestoj kaj ŝrankoj por trovi ĉion, kio apartenis al la malsanulo. La junaj filinoj, kiuj sufiĉe bone sciis, kiujn vestojn Adrian uzis, helpis ŝin, kaj baldaŭ ŝi venis al marit kun granda vestovolvaĵo.

    marit sternis la vestojn sur la kuireja tablo kaj zorge ekzamenis ĉiun pecon. Paron da malnovaj ŝuoj ŝi metis flanken, same paron da malgrandaj gantoj kaj ĉemizon. Dume ŝi murmuris unutone kaj senĉese:” Unu paro por la piedoj, unu paro por la manoj, unu por la korpo kaj unu por la kapo.”
” Ni devas havi ion por la kapo,” ŝi subite diris per sia ordinara voĉo,” mi devas havi ion, kio estas varma kaj mola.”
La fraŭlino montris al ŝi la ĉapelojn kaj la kaskedojn, kiujn ŝi trovis.

    ” Ne, devas esti io varma kaj mola,” diris marit.” Ĉu barono Adrian ne havis pintan trikĉapon kiel aliaj knaboj ?”
La fraŭlino estis preta diri, ke ŝi ne vidis tian, sed la kuireja servistino antaŭvenis ŝin.

    ” Ni ja trovis lian malnovan trikĉapon antaŭtagmeze tie sur la breto, sed la fraŭlino prenis ĝin de ni.”
Tiamaniere la fraŭlino devis doni la ĉapon, kiun ŝi intencis neniam fordoni sed volis konservi kiel karan memoraĵon ĝis sia lasta tago.

    Ricevinte la ĉapon marit komencis denove murmuri ian sorĉaĵon, sed nun estis alia sono en la voĉo. Estis kvazaŭ kato, kiu ŝpinas pro kontento.

    ” Nun estas bezonata nenio pli,” diris marit, kiam ŝi jam longe murmuris super la ĉapo kaj turnis kaj tordis ĝin.” Sed ĉion tion oni devas meti en la tombon de la generalo.”
Sed kiam fraŭlino Spaak tion aŭdis, ŝi tute perdis la esperon.” Ĉu vi do povas kredi, ke la barono lasos malfermi la tombon por enmeti malnovan senvaloraĵon ?” ŝi diris al marit.

    marit rigardis ŝin kaj iom ridetis. Ŝi prenis la manon de fraŭlino Spaak kaj tiris ŝin al fenestro, tiel ke ili staris kun la dorsoj al ĉiuj aliaj, kiuj estis en la kuirejo. Poste ŝi tenis la ĉapon antaŭ la okuloj de la fraŭlino kaj per la fingroj disigis la fadenojn en la granda kvasto.

    Neniun vorton ŝi diris, kaj neniun vorton diris fraŭlino Spaak, sed la fraŭlino estis mortpala kiam ŝi returnis sin, kaj la manoj tremis.

    marit faris volvaĵon el la kolektitaj objektoj kaj donis ĝin al la fraŭlino.

    ” Nun mi faris la mian,” ŝi diris,” nun vi aliaj devas prizorgi, ke tio ĉi venos en la tombon.”
Post tio ŝi foriris.

    Fraŭlino Spaak iris en la tombejon iom post la deka vespere. Ŝi kunprenis la volvaĵon de marit, sed cetere estis nur sencela vago. Kiel ŝi enigu la objektojn en la tombon de la generalo, tion ŝi tute ne sciis.

    Barono Löwensköld revenis kune kun la kuracisto tuj post la foriro de marit, kaj la fraŭlino esperis, ke la kuracisto povos reveki Adrian sen plua agado de ŝi por la afero. Sed la kuracisto tuj deklaris, ke li povas nenion fari. Li diris, ke al la juna viro restas nur kelkaj horoj por vivi.

    Tiam fraŭlino Spaak prenis la volvaĵon sub la brakon kaj foriris. Ŝi sciis, ke estas absolute neeble persvadi baronon Löwensköld levigi la tomboplaton kaj malfermigi la masonfermitan tombon nur por enmeti kelkajn malnovajn vestopecojn de Adrian.

    Se ŝi estus dirinta al li, kio vere troviĝas en la volvaĵo, li tuj estus reportinta ĝin al la vera posedanto, pri tio ŝi estis certa, sed per tio ŝi estus farinta perfidon kontraŭ marit Eriksdotter.

    Ŝi ne dubis, ke estis marit, kiu iam venigis la ringon al Hedeby. Barono Adrian iam rakontis pri tio, ke marit riparis lian ĉapon. Ne, la fraŭlino ne kuraĝis sciigi al la barono la faktan interrilaton de la afero.

    Poste ŝajnis strange eĉ al fraŭlino Spaak mem, ke ŝi ne sentis timon en tiu vespero. Sed ŝi transgrimpis la malaltan tombejan muron kaj iris al la tombo de la familio Löwensköld pensante nur pri tio, kiamaniere ŝi enigu la ringon.

    Ŝi sidiĝis sur la tomboplaton kaj interplektis la fingrojn por preĝi.” Se Dio ne helpos min nun,” ŝi pensis, la tombo estos malfermata ne por la ringo sed por iu, kiun mi eterne priploros.”
Meze dum la preĝo la fraŭlino rimarkis malgrandan movon en la herbo, kiu kovris la malaltan tomboaltaĵeton, sur kiu ripozis la plato. Malgranda kapo montriĝis kaj ree malaperis, kiam la fraŭlino subite ekmoviĝis. Ĉar la fraŭlino same multe timis musojn, kiel musoj ŝin. Sed tio donis al la fraŭlino subitan impulson. Ŝi rapide iris al granda siringa arbeto, derompis longan, sekan branĉon kaj enigis ĝin en la mustruon.

    Ŝi unue kondukis ĝin rekte malsupren, sed tiam ŝi tuj trafis reziston. Poste ŝi provis konduki ĝin oblikve malsupren, kaj tiam ĝi penetris malproksimen en la direkto al la tombo. Ŝi miris, ke ĝi tiom profunden penetris. La tuta vergo malaperis. Ŝi rapide suprentiris ĝin kaj mezuris ĝin per sia brako. Ĝi estis tri ulnojn longa, kaj ĝi estis en la tero laŭ la tuta longo.

    La vergo nepre penetris ĝis en la tomboĉambro.

    Neniam en la tuta vivo de fraŭlino Spaak ŝia kapo estis tiel orda kaj klara kiel nun. Ŝi komprenis ke la musoj faris al si vojon en la tombon. Eble estas ĝi ventoltruo en la muro, aŭ disfalis iu briko.

    Ŝi kuŝigis sin sur la teron, forŝiris pecon da herbaĵo, forigis iom de la mola tero kaj enmetis la brakon. Ŝi povis sen malhelpo enigi ĝin profunden sed ne ĝis la muro. La brako ne sufiĉis.

    Nun ŝi rapide malligis la volvaĵon kaj elprenis la ĉapon. Ŝi metis ĝin sur la ekstremon de la vergo kaj provis malrapide puŝi ĝin en la truon. Baldaŭ ĝi malaperis. Same malrapide kaj singarde ŝi kondukis la vergon pli kaj pli profunden. Kiam preskaŭ la tuta vergo malaperis en la tero, ŝi subite eksentis, ke rapida ektiro forigas ĝin el ŝia mano. Ĝi profundiĝis en la truon kaj malaperis.

    Povus ja esti, ke ĝi falis nur pro sia propra pezo, sed ŝi estis tute certa, ke ĝi estis tirata for de ŝi.

    Kaj nun ŝi fine ektimis. Ŝi prenis ĉion alian, kio estis en la volvaĵo, kaj metis ĝin en la truon, remetis teron kaj herbaĵon kiel eble plej bone kaj forkuris. Ŝi ne iris eĉ unu paŝon sed kuris la tutan vojon al Hedeby.

    Kiam ŝi venis en la korton, kaj la barono kaj la baronino staris sur la perono. Ili vigle iris kontraŭ ŝin.

    ” Kie vi estis ?” ili demandis ŝin.” Ni staras tie ĉi kaj atendas vin.”
” Ĉu barono Adrian mortis ?” demandis fraŭlino Spaak.

    ” Ne, li ne mortis,” diris la barono,” sed diru unue, fraŭlino Spaak, kie vi estis ?”
La fraŭlino apenaŭ povis paroli pro spirmanko, sed ŝi rakontis pri la komisio, kiun marit donis al ŝi, kaj diris, ke ŝi sukcesis konduki tra la mustruo almenaŭ unu el la objektoj en la tombovolbon.

    ” Tio ĉi estas tre stranga, fraŭlino Spaak,” diris la barono,” ĉar Adrian vere fartas pli bone. Antaŭ iom da tempo li revekiĝis, kaj liaj unuaj vortoj estis: Nun la generalo ricevis la ringon.”
” La koro ree batas kiel ordinare,” diris la baronino,” kaj li nepre volas paroli kun vi. Li diras, ke estas vi, kiu savis lin.”
Ili lasis fraŭlinon Spaak iri sola al Adrian. Li sidis en la lito kaj etendis la brakojn, kiam li vidis ŝin.

    ” Mi scias, mi jam scias !” li kriis.” La generalo ricevis la ringon, kaj tio estas via merito.”
Fraŭlino Spaak ridis kaj ploris, kuŝante inter liaj brakoj, kaj li kisis ŝian frunton.

    ” Mi dankas vin pro mia vivo,” li diris.” Sen vi mi estus en tiu ĉi momento senviva. Oni neniam povas sufiĉe danki pro io tia.”
La ekstazo, per kiu la junulo salutis ŝin, eble kaŭzis, ke la kompatinda fraŭlino Spaak iom tro longe restis inter liaj brakoj. Li rapide aldonis:
” Estas ne nur mi, kiu dankas vin, estas ankaŭ iu alia.”
Li montris al ŝi medalionon, kiun li portis ĉe la kolo. Fraŭlino Spaak neklare distingis portreton de junulino.

    ” Vi estas la unua krom la gepatroj, kiu ekscias tion,” li diris.” Kiam ŝi post kelkaj semajnoj venos al Hedeby, ŝi dankos vin ankoraŭ pli bone, ol mi povas.”
Kaj fraŭlino Spaak genufleksis antaŭ la juna barono, por esprimi sian dankon pro la konfido. Ŝi deziris diri al li, ke ŝi ne intencas resti en Hedeby por akcepti lian fianĉinon. Sed ŝi sukcesis bridi sin. Malriĉa knabino ne povas facilanime forlasi bonan oficon.

    www. omnibus. se/inko ISBN 91-7303-068-6 106