Homoj de Putin

Eldono de Flandra Esperanto-Ligo

Tiu ĉi e-libro estas nur parta provversio de la verko. Ĝi rajtas esti kopiita libere kaj senkoste.

Kolofono

Titolo Homoj de Putin
Aŭtoro Kalle Kniivilä
Kovrilo Pablo de Miraflores
ISBN de la papera eldono 978 90 77066 52 2
UDK 82.3.892
NUR 754
Leĝa depono de la papera eldono 2014/2924/3
IBAN 14-1-340-223

 

Eldonis Flandra Esperanto-Ligo
Lange Beeldekensstraat 169 - 2060 Antverpeno
www.retbutiko.be
© 2014 FEL, Antverpeno

Viro de la popolo

– La plej multaj, kiujn mi konas, estas por Putin, kompreneble. Se iuj estas kontraŭ, tion mi ne scias. Sed ni ne vere parolas pri tio, ni havas aliajn aferojn pri kiuj babili.

La vortoj venas de la pensiulino Jevgenija Baŝurkina, kiun mi renkontas en la malgranda urbeto Ŝumerlja, sescent kilometrojn oriente de Moskvo. Ŝi ne estas sola – ŝi apartenas al la silenta majoritato de Rusio.

Fine de decembro 2013 la rusia ŝtata opiniesplora instituto VCIOM sciigis, ke la popolo de Rusio elektis prezidenton Vladimir Putin kiel la politikiston de la jaro. La dekan sinsekvan jaron. Kaj post la rusia enmarŝo en Krimeo fine de februaro 2014 la subteno de Putin en Rusio nur kreskis.

La subtenantoj vidas lin kiel fortan gvidanton. Li estas la viro, kiu restarigis la grandecon de Rusio post la humiligoj de la 1990-aj jaroj. Putin estas la plej populara politikisto de Rusio en ĉiuj opiniesploroj de kiam la unua prezidento de Rusio, Boris Jelcin, transdonis la potencon al li, post larmoplena adiaŭa parolado la lastan tagon de decembro 1999.

Post la kaosaj kaj malriĉaj 1990-aj jaroj la plej multaj rusoj ekvivis multe pli bone dum la tempo de Putin. Li gvidis la landon dum unu el la plej rapidaj kreskoj de la ekonomia bonfarto dum pli ol cent jaroj.

Hodiaŭ ĉiuj en Rusio pagas platan, 13-procentan imposton de sia enspezo. La tuta impostsistemo estis simpligita kaj la profitimposto de entreprenoj malaltigita. Strikta kontrolo kaj impostado de la valora eksporto de nafto kaj gaso plenigis la kofrojn de la ŝtato, kaj la enorma ŝtata ŝuldo de la 1990-aj jaroj estas for. Anstataŭe mono el naftaj enspezoj estis kolektita en rezervaj fondusoj, simile kiel en Norvegio, eĉ se la norvega naftofonduso estas multe pli granda.

En sia unua televida parolado kiel provizora prezidento de Rusio la 31-an de decembro 1999 Vladimir Putin promesis, ke li defendos la atingojn de demokratio kaj esprimlibereco en Rusio. Tiun promeson li ne tenis. Tamen ne malfacilas kompreni lian popularecon. Nun oni havas manĝaĵojn sur la tablo, monon en la poŝo kaj ĉiajn varojn en la ĉiam pli luksaj butikoj. La mondo estas malfermita, la plibonigita ekonomio igis eksterlandajn vojaĝojn ĉiutagaĵo por junaj rusianoj.

Sed la silenta majoritato de Rusio ŝajnas tute konvinkita, ke ili mem tamen ne povas influi tion, kio okazas en la lando. Eĉ la vorto ”demokratio” ŝajne perdis sian signifon por multaj el tiuj, kiujn mi renkontis en Rusio en la aŭtuno de 2013. ”Demokration” oni havis en la 90-aj jaroj, kaj tien oni ne volas reiri, tiam la vivo estis malriĉa kaj aĉa. Nun oni ja almenaŭ havas iajn ordon kaj disciplinon en la lando.

En la okcidento Vladimir Putin ne estas populara. Li sufokis la rusian demokration en ĝia lulilo, li rekreis kaj fortigis la hierarkian sovetan burokration, li igis la sekurservon ŝtato en ŝtato, li detruis sendependajn amaskomunikilojn kaj senĝene uzis la juran sistemon por malliberigi la plej nesubiĝemajn grandentreprenulojn. En la nova Rusio de Putin, tiu kiu tro laŭte parolas pri homaj rajtoj kaj justaj elektoj, estas eksterlanda agento. ”Geja propagando” estas malpermesita, kaj ”instigo al separismo” en la reto povas konduki al kvinjara malliberigo. Retejoj kun informoj pri nepermesitaj manifestacioj povas esti fermitaj sen decido de kortumo.

La novaj, subpremaj leĝoj estiĝis post la granda ondo de manifestacioj en 2012, kiam la trono de Vladimir Putin dum momenteto ŝajnis ŝanceliĝi. La kreskanta, ekonomie bonfarta meza klaso en la plej grandaj urboj de Rusio, unuavice en Moskvo, ne plu kontentiĝis pri daŭre kreskantaj salajroj kaj malmultekostaj libertempvojaĝoj al Turkio. Ili tediĝis pri manipulitaj elektoj kiuj kaŭzis, ke ne plu estas vera opozicio en la rusia parlamento – kaj ili tediĝis pri Putin, kiu aranĝis ŝanĝon de la konstitucio por ke li mem povu plu teni la potencon ĝis la jaro 2024. Kvarona jarcento da Putin estis pli ol ili emis elteni.

La manifestacioj igis la kameleonon Putin klare elekti flankon. Li komprenis, ke li ne plu povas esti simple la prezidento de la tuta popolo. La edukita, internaciema meza klaso en Moskvo estis perdita por li, parte pro liaj propraj sukcesoj, kaj tion li komprenis.

Kaj Putin turnis sian dorson al Moskvo. Li ne nur iĝos la prezidento de la silenta plimulto, li ankaŭ turnos la majoritaton kontraŭ la ĝenaj brueguloj en Moskvo. La absurda kortuma spektaklo kontraŭ la grupo Pussy Riot somere de 2012 estis la startsignalo. Dum la liberala opozicio klopodis argumenti, ke kelkaj dancpaŝoj sur altara ŝtuparo ne estas krimo, kiu meritas plurjaran malliberigon, la reĝimo alianciĝis kun konservativaj fortoj ene de la rusortodoksa eklezio. La opozicio ricevis la rolon de herezuloj, ateistoj kaj satanistoj, kiuj dancas sur la altara ŝtuparo de la Sankta Rusio, laŭ la logaj tonoj de la malamika okcidento.

La kontraŭokcidenta retoriko estis fortigita. Opoziciuloj, aktivuloj de la demokratia movado kaj kritikaj ĵurnalistoj laboras por fremdaj potencoj, sonis la akuzoj. La populara nova leĝo kontraŭ geja propagando estis lerte uzata por ŝajnigi la opozicion aro da perversaj pedofiliuloj kaj kontraŭuloj de tradiciaj rusaj familiaj valoroj. En la oficiala propagando Rusio nun aspektas la lasta bastiono de la kristana eŭropa civilizo, en la batalo kontraŭ la potencoj de la mallumo. En sia ĉiujara parolado antaŭ ambaŭ ĉambroj de la parlamento en decembro 2013 Putin parolis pri la ”senseksa toleremo” kaj aliaj barbaraj valoroj, kiujn okcidentaj potencoj volas devigi Rusion akcepti. Poste li citis la rusian rusian religian filozofon Nikolaj Berdjajev, kaj diris, ke la konservativismo ne volas haltigi la movadon antaŭen. La celo de konservativismo estas malhelpi, ke la socio reglitu ”malantaŭen kaj suben, al kaosa mallumo, reen al primitiva stato”, diris Putin.

Sur sia hejma tereno la iama komunisto kaj KGB-agento Vladimir Putin do iĝis konservativa filozofo. Sed tio ne malhelpas lin nomi sin liberalulo en okcidentaj amaskomunikiloj kaj diri ke li mem tute ne havas antaŭjuĝojn – sed ja eĉ amikojn, kiuj estas gejaj. Por plibonigi la famon de Rusio en la okcidento antaŭ la vintraj olimpiaj ludoj en Soĉi li ankaŭ aranĝis amnestion por la du enprizonigitaj anoj de Pussy Riot, la anaro de la Greenpeace-ŝipo Arctic Sunrise, kaj kelkaj manifestaciantoj kiuj delonge sidis en esplorkarcero. La amnestio ekvalidis fine de decembro 2013, kaj samtempe Putin surprize liberigis ankaŭ la oligarkon Miĥail Ĥodorkovskij, kiu estis enprizonigita en 2003 por timigi aliajn grandentreprenulojn al subiĝo.

La liberigoj estas tamen nur provizora interrompo en la subprema evoluo en Rusio post la granda ondo de manifestacioj en 2012. Tuj post la olimpikoj en Soĉi, Putin transiris de agresema retoriko al agresaj agoj, kun rusiaj trupoj sur ukrainia teritorio. En la interna politiko iĝis eĉ pli klare, ke ĉia opozicio nun estas pritraktata kiel perfido. Kelkaj eĉ komparas la multajn novajn subpremajn leĝojn kun la sovetia kaŭĉuka paragrafo ”kontraŭsovetia agitado kaj propagando” – kaj ja ekzistas similecoj. Tamen estas malĝuste egaligi Sovetion kaj la Putinan Rusion.

Sovetio estis fermita, totalisma socio, kiu estis preskaŭ hermetike izolita de la ekstera mondo, lando kie ĉiuj kontaktoj kun eksterlandanoj estis danĝeraj, ĉiuj amaskomunikiloj estis cenzuritaj, kaj posedo de malpermesitaj libroj povis konduki al prizonpuno. Sovetio estis ankaŭ neefika, hierarkia komand-ekonomia sistemo, kie privataj entreprenoj estis malpermesitaj, kie la vendejaj bretoj ofte malplenis, kie posedo de eksterlanda valuto povis konduki al plurjara malliberigo, kaj kie komercado per valuto estis punebla per morto.

Spite la superregan rolon de la ŝtato en la ekonomia vivo, kaj spite la ampleksan koruptadon, la hodiaŭa Rusio esence plu havas funkciantan merkatan ekonomion. La bretoj en la butikoj estas plenplenaj. Rusianoj povas veturi eksterlande tiom, kiom permesas iliaj rimedoj, kaj Visa-karto de rusia banko funkcias en la tuta mondo. La politika subpremo estas selekta, kaj ne trafas la grandan majoritaton.

La subteno de Putin iom falis post la pinto ĉe 88 procentoj tuj post la milito en Kartvelio, kaj antaŭ la akra ekonomia krizo aŭtune de 2008. En decembro 2013 65 procentoj el la demanditoj diris, ke ili prefere subtenas ol ne subtenas Putin, laŭ la sendependa esplorinstituto Levada. Sed post la rusia enmarŝo en Krimeo – kaj escepte forta dozego da patriota propagando en la ŝtataj amaskomunikiloj – la subteno en marto 2014 kreskis al 80 procentoj – la plej alta nivelo dum pluraj jaroj.

Pri la neeviteblaj ekonomiaj sekvoj de la aventuro en Ukrainio Putin certe parte sukcesos kulpigi la malamikan okcidenton, kaj neniuj opoziciaj politikistoj povas minaci lian superregan pozicion. Kredinda alternativo por Putin tute mankas. Tiel li mem aranĝis la aferon.

Kaj precize kiel en la okcidento, ankaŭ en Rusio la plej multaj homoj ne tre interesiĝas pri politiko, dum ili opinias, ke la socio funkcias kaj la vivo iĝas pli bona, aŭ almenaŭ ne pli malbona. Dank’ al tiu silenta plimulto Putin povas trankvile sidi sur sia trono. Ĉi tiu libro estas provo lasi ordinarajn rusianojn rakonti, kial.

Estas konspiro

Moskvo estas urbo de kontrastoj. Ĉi tie estas ĉio. La nuboskrapuloj en la komerca distrikto kun la nomo Moskva City memorigas pri Manhatano. La malnova sovetia amuzejo en la Parko de Gorkij estis transformita al paradizo por junaj, modaj urbanoj, kiuj rulsketas en la aŭtuna suno, kuŝas sur la herbejo surfante per la sendrata reto aŭ partoprenas vesperan jogotrejnadon ĉe la Pionira lageto. En la luksaj butikoj en la centro haveblas ĉio kion oni povas deziri, se oni havas sufiĉe da mono. En la kafejetoj interne de la Ĝardena ringo oni povas trinki italan laktokafon kaj manĝi rusajn blinojn kun mielo. Ankaŭ ĉiuj kafejoj kompreneble havas sendratan reton por la gastoj, kiuj fingrumas siajn modernajn komputilplatojn dum ili atendas la krespetojn.

Senpaga malferma reto haveblas ankaŭ en la internacia flughaveno Ŝeremetjevo, tridek kilometrojn nord-oriente de Kremlo. La terminalo estis tute rekonstruita, ĝi havas altegan plafonon kaj enormajn fenestrojn direkte al la surteriĝejo. La novaj partoj pli memorigas pri la Stokholma flughaveno Arlanda ol pri la griza, senluma kaj betone malfreŝa terminalo de 1980, kiu estis la senespera provo de Sovetio krei okcidentan lukson antaŭ la olimpiaj ludoj en Moskvo. Ĉi tie, en la hipermoderna terminalo D, Edward Snowden laŭ gazetaraj informoj ĉirkaŭvagis pli ol monaton en la somero de 2013, ĝis li sentis sin devigita peti azilon. Eble li simple ne trovis la vojon al la nova, ruĝe polurita flughavena trajno, kiu portas la pasaĝerojn al la centro de Moskvo en duonhoro, sen eĉ unu halto survoje.

Tiu, kiu alvenas post la noktomezo, kiam la trajnoj ĉesis veturi, tamen devas fari kiel antaŭe. La hordoj de ŝoforoj de neleĝaj taksioj, kiuj okupis la halon de alveturoj en la 1990-aj jaroj tamen estas for, ankaŭ ĉi tie nun validas ordo kaj disciplino. La prezoj estas skribitaj sur tabulo ĉe la taksia stando, kaj la monon oni pagas en la kason.

Mia ŝoforo nomiĝas Grigorij, li havas okulvitrojn, rondan ventron, kaj li ŝoforas kiel frenezulo. Sed unue li volas havi la ekzaktan adreson, ne sufiĉas nur nomi la metrostacion ĉe kiu oni volas eliri, kiel antaŭe. La adreson li skribas en sian navigilon, kiu registras lian vojon.

– Mi devas poste transdoni la registraĵojn pri la veturigoj de la tago, oni strikte kontrolas tion. Alikaze mi povus ja prirabi vin kaj lasi vin kie ajn, li diras, kaj ridas bonhumore.

– Estas bone havi ordon kaj disciplinon, li daŭrigas, dum li svingas per la paskarto por malfermi la barilon ĉe la elveturejo el la flughavena teritorio. Kaj ja bone, ke mi ne prenis la malpli kostan interretan taksion. Ili plukus min ekster la barita regiono, kaj tiam oni tute ne povas scii, kiu venus, certe iu enmigrinto kun disfalanta aŭto, li diras.

Kiam mi delikate kondukas la diskuton al politiko, Grigorij unue diras, ke neniu interesiĝas pri tio plu, nur en la 90-aj jaroj homoj parolis pri politiko. Poste li tamen komencas paroli pri la urbestra elekto.

– Pri tio oni multe babilis, kaj oni multe ĵetis koton. Tiu Navalnij elfosis informojn pri la apartamentaj aferoj de la urbestraj idoj. Sed ja evidentas, ke malantaŭ li staras iu alia.

Ne daŭris multajn minutojn antaŭ ol Grigorij atingis la angulan ŝtonon de rusia politika penso: nenio estas kiel ŝajnas, kaj neniun oni fidu. Ĉiam ekzistas kaŝita agendo, kaj ĉiuj pensas nur pri sia propra bono, tion ja ĉiuj komprenas, krom infanoj kaj naivaj okcidentanoj.

La cinikeco ne vere estas surpriza, se konsideri ĉiujn trompitajn promesojn kaj perditajn esperojn, kiujn la rusianoj devis sperti dum la lastaj jardekoj. Nun la plej multaj jam ĵetis ĉiujn ideologiojn sur la rubmonton de historio, kaj volas nur mem elturniĝi. Kial do ne estus tiel, ke ankaŭ la politikistoj pensas nur pri sia propra bono, nun kiam kaj la komunismo kaj tio, kion oni kredis demokratio, montriĝis ne funkcii, kaj kiam la sola afero kiun oni volas fidi estas dolarbiletoj.

– Mia edzino venas el Ukrainio, mi scias, kio okazas tie. Tiu Julija Timoŝenko, kial ŝi do subskribis kun Rusio tiun gaskontrakton, kiu devigas Ukrainion pagi pli altan prezon ol ĉiuj aliaj landoj? Tion ŝi faris, ĉar iu volis tion, kaj ĉar ŝi mem gajnis ion per tio, tio ja evidentas!

Malfacilas kontraŭdiri. La politiko en Ukrainio estas, se eble, eĉ pli korupta ol en Rusio, kaj oni apenaŭ povas nei, ke la antaŭa ukrainia ĉefministro Timoŝenko gajnis multe da mono per stranga gaskomercado, almenaŭ antaŭ ol ŝi iĝis ĉefministro.

Post kiam mi parolis kun Grigorij, en Ukrainio okazis revolucio, kaj Julia Timoŝenko estis liberigita el la prizono. Sed tio apenaŭ igus lin ŝanĝi la opinion, prefere male. Por ĉiuj rusianoj, kiuj sekvas la ŝtatajn amaskomunikilojn, evidentas, ke malantaŭ la revolucio staras malicaj fortoj el la okcidento.

Li enspiras, akcelas ĝis 120 kilometroj hore kaj abrupte flankeniĝas por eviti riparkamionon kiu blokas la dekstran koridoron sur la novkonstruita tria interna ringovojo ĉe la nuboskrapuloj de Moskva City, kiuj lumas en la nokto.

– Vi ja estas saĝa homo, vi certe komprenas, kiel la aferoj funkcias? Vi ja ne povas kredi, ke tiu Obama decidas ion, aŭ aliaj politikistoj, ekzemple Medvedev? Kompreneble ili ne faras, malantaŭ ili stiras iu alia. Oni kutimas paroli pri framasonoj, sed tio ja estas nur vorto. Oni povas same bone nomi ilin la mondestraro. Estas evidente, ke ekzistas grupo, kiu stiras tion, kio okazas en la mondo.

Iom mirinde li nomas ĉefministron Medvedev inter la pupregantoj, ne prezidenton Putin. Eble Putin estas parto de la mondestraro? Mi ne demandas, ĉar mi suspektas, ke Grigorij ne havas fidindan fonton por tiu informo.

Konspirteorioj estas ekstreme popularaj en Rusio, samkiel en multaj aliaj partoj de la mondo, kie politikaj diskutoj kaj decidoj ĉefe okazas kaŝite. Ja ne mankas veraj ekzemploj pri sukcesaj kaj sensukcesaj sekretaj interkonsentoj en la rusia politiko dum la lastaj jardekoj, kaj la transkapiĝoj de la rusia politika sistemo efektive kondukis al tio, ke la potenculoj ekhavis multe da mono, dum tiuj kun mono ekhavis multe da potenco, tiel ke la limo inter potenco kaj mono fine pli-malpli estis forviŝita.

– Havi potencon estas la plej bona maniero havigi monon en Rusio, diras la politika sciencisto Vladimir Gelman.

Li estas profesoro de politika scienco ĉe la sendependa Eŭropa Universitato en Sankt-Peterburgo, kaj internacie konata sciencisto.

– Tiuj, kiuj havas la potencon, havas ankaŭ amason da ŝancoj riĉigi sin. Kaj male, se oni havas monon, sed ne potencon, daŭre ekzistas la risko, ke iu venos kaj forprenos la monon. En ĉi tiu paro, la potenco kaj la mono, la ŝlosilo estas la potenco, kaj la mono estas la sekvo, diras Gelman.

Sed ne ĉiam estis tiel. Dum la revoluciaj ŝanĝoj de la 1990-aj jaroj oni povis aĉeti potencon per mono, tute konkrete. La riĉega oligarko Boris Berezovskij estis unu el la plej gravaj ludantoj, kiam la interna cirklo de prezidento Jelcin en la somero de 1999 decidis, ke Vladimir Putin iĝu ĉefministro. Berezovskij kredis, ke li povos manipuli la novulon Putin same kiel li stiris la malfortan prezidenton, sed li eraris. Jam sekvajare Berezovskij ekziliĝis por eviti prizonon. En 2012, post dek du jaroj en ekzilo, li en letero al Putin petis pardonon pro siaj ”eraroj” kaj permeson reveni hejmen. Putin neniam respondis, kaj en marto 2013 Berezovskij estis trovita morta en la luita luksa vilao en Londono, por kiu li ne plu povis pagi. Li pendumis sin en la banĉambro.

La rakonto pri Boris Berezovskij estas nur unu el centoj da ekzemploj, kiuj konvinkis la plej multajn rusianojn, ke politiko temas pri grandaj monsumoj kaj sekretaj interkonsentoj en mallumaj kabinetoj, interkonsentoj kiuj estas farataj alte super la kapoj de ordinaraj homoj. Tiam konspirteorioj proponas logikan klarigon pri tio, kial la mondo estas kia ĝi estas – kaj kial ne indas zorgi pri politiko. Ĉar tiam oni tamen estus nur marioneto en la manoj de iu alia.

Tio estas ankaŭ la mesaĝo kiun la rusia ŝtata televido kun bona sukceso disvastigadas ekde la unuaj protestoj post la trompa elekto al la parlamento en decembro 2011: la organizaĵoj kiuj observis la elektojn estas eksterlandaj agentoj, la manifestaciantoj estas pagataj de la okcidento, aŭ naivaj stultuloj kiuj servas la interesojn de fremdaj potencoj. La simbolo de la opozicio, la blanka rubando, laŭaserte estas usona elpensaĵo – kaj krome aspektas kiel kondomo, tion diris Vladimir Putin mem en rekta televidelsendo. En Moskvo la junuloj ridas al la propagando, se ili entute spektas ŝtatan televidon, sed la konspira tono bone akordiĝas kun la mondobildo de multaj rusianoj.

En Rusio, kompleta malfido al ĉio kaj ĉiu ofte estas vidata kiel signo de inteligento – kaj cinikeco limanta paranojon estas preskaŭ la elirpunkto de ajna politika diskuto. Tial oni eble ankaŭ ne komplete fidas tion, kion diras la ŝtata televido. Sed antaŭ ĉio, kial oni kredu, ke ĉi tiuj strangaj, pagitaj kvereluloj ne simple volas riĉigi sin mem? Ne, tion la Moskvanoj aranĝu inter si, al mi tio ne rilatas, pensas la plej multaj, kiam ili malŝaltas la televidilon. Kaj precize tio estis la celo. Estas konspiro.

La decida elekto

Anton Baĥtin sidas sur longa benko en la koridoro de la dua etaĝo en lernejo numero 1225 en centra Moskvo, kun skribilo kaj presita formularo en la mano. Li estas 24-jara, surhavas bluan kapuĉpuloveron kaj bluan ĝinzon, kaj unuafoje en sia vivo li estas observanto ĉe elektoj. Estas la 9-a de septembro 2013, kaj unuafoje de dek jaroj okazas urbestra elekto en Moskvo.

Estas decida elekto, diras multaj.

– Mi ne diros, por kiu mi mem voĉdonis, ni ja havas sekretajn elektojn.

Sed li certe ne voĉdonis por la reganta urbestro Sergej Sobjanin, subtenata de la reganta partio, Unueca Rusio, kaj de prezidento Vladimir Putin. Li volas vidi ŝanĝon, kaj li ĝojas, ke en la elekta komitato nun estas pluraj novaj, junaj membroj.

Ne estas interpuŝiĝo en la koridoro. La distrikto estas malgranda. La elektantoj eniras unu post la alia, oni krucas iliajn nomojn en la listo, ili ricevas balotilon kaj eniras la elektobudon. Poste oni enmetas la balotilon en la elektronikan urnon, kiun gardas retkamerao kaj tri observantoj.

”Via voĉo estis prilaborita”, la urno anoncas per elektronika voĉo post ĉiu balotilo. Prilaborita en kiu maniero, multaj demandis sin post la pasintaj elektoj. Sed ĉi-foje trompo ne okazos, almenaŭ ne ĉi tie, en balotejo numero 17.

Post la manipulitaj parlamentaj elektoj en decembro 2011 evidentiĝis, ke granda parto de la Moskvanoj turnis sian dorson al Putin.

La aŭtoritatoj faris ĉion por altigi la ciferojn de la reganta partio, Unueca Rusio. La tuta potenco de la ŝtate direktataj amaskomunikiloj estis uzita por ĵeti koton sur la opozicion kaj rakonti pri ĉiuj grandaj projektoj, kiujn la reganta partio entreprenos dum la proksimaj jaroj por ankoraŭ pli altigi la vivnivelon de ordinaraj rusianoj. Dungitoj en la publika sfero estis ordonitaj al la balotejoj, fidindaj elektantoj estis transportataj per busoj de unu balotejo al alia, por ke ili povu voĉdoni kelkfoje, kaj en neklarigebla maniero ciferoj en la finaj protokoloj ŝanĝiĝis favore al Unueca Rusio.

En unu konata kazo en balotejo numero 81 en centra Moskvo sendependaj observantoj sukcesis haltigi provon kaŝe enmeti grandan stakon da balotiloj en la urnon. La posta kalkulado de la voĉoj montris, ke 301 balotiloj mankis, kaj ke la Komunista partio ricevis sume 202 voĉojn. La malgranda liberala partio Jabloko estis sur la dua loko, kaj Unueca Rusio nur sur la tria loko, kun 145 voĉoj.

Kiam montriĝis, ke la rezulto estis malĝusta, la prezidanto de la loka elekta komitato prenis la paperojn kaj fuĝis tra fenestro meze de la nokto, por eskapi de la observantoj. Sekvatage la ciferoj en la protokolo estis ĝustaj kaj Unueca Rusio gajnis la elekton en la distrikto.

Spite ĉiujn manipulojn, eĉ la oficiala rezulto de Unueca Rusio en Moskvo restis sub 50 procentoj. Multo sugestas, ke efektive nur triono el la elektantoj en Moskvo donis siajn voĉojn al la malnova gvardio en la parlamentaj elektoj de 2011. Por protesti kontraŭ la fuŝo, centmiloj de Moskvanoj eliris sur la stratojn kaj placojn en la plej grandaj manifestacioj post la disfalo de Sovetio.

La reenkonduko de la urbestra elekto estis unu el la malgrandaj koncedoj, kiujn promesis la potenculoj post la unuaj grandaj protestoj, kiam neniu ankoraŭ sciis, kiel la afero plu evoluos. Ŝanĝoj en Rusio ĉiam komenciĝis en la ĉefurbo.

La retorike lerta juristo kaj batalanto kontraŭ koruptado, Aleksej Navalnij, rapide iĝis centra, gvidanta figuro por granda parto de la opozicio, kun sia vigla blogo, siaj riveloj pri la sekretaj luksaj domoj de la potenculoj kaj kun sia akra lingvaĵo, direktita kontraŭ Unueca Rusio, ”la partio de trompuloj kaj ŝtelistoj”. La potenculoj ne vere sciis, kion fari kun li. Kiam mallongaj enprizonigoj, ampleksa kotoĵetado en la ŝtata televido, traserĉadoj en lia hejmo, en lia oficejo kaj ĉe la  gepatroj ne helpis, li fine estis kondamnita al kvinjara malliberigo sur falsaj premisoj, por ”fraŭda alproprigo de lignaĵo”. Li estis mankatenita antaŭ la kortumo, forportita al prizono – kaj je ĉies surprizo liberigita jam la sekvan tagon, por atendi la rezulton de apelacio.

La potenculoj ŝajne konkludis, ke ne aspektus bone, se la plej forta kandidato de la opozicio sidus en malliberejo dum la urbestra elekto en Moskvo.

La reganta urbestro kompreneble ricevis la apogon de ĉiuj rimedoj de la ŝtato. Ĉiutage li inaŭguris novajn konstruprojektojn en televido, en la plej bona sendohoro, kune kun Vladimir Putin, parolante pri stabileco kaj bonfarto, avertante pri revoluciuloj. Ĉiuj pensiuloj en Moskvo ricevis personan leteron de li, kaj la municipa maljunulservo disdonis al ili luksajn manĝopakaĵojn. Poste venis la balot-oficistoj kun portebla urno kaj petis ilin voĉdoni.

Spite ĉion, ĉi tiu estis vera elekto. Estis opozicia kandidato, eĉ se li ne havis aliron al la grandaj ŝtataj televidkanaloj. Amasoj da libervolaj kampanjlaborantoj disdonis flugfoliojn en la metroo. Sociaj retoj estis superŝutitaj de politikaj diskutoj, kaj multaj konataj kulturpersonoj apogis la kampanjon de Aleksej Navalnij. La elekto estas inter preni respondecon por ŝanĝo – aŭ lasi ĉion kiel ĝi estas, ĝis la lando disfalos per si mem, skribis la konata satiristo Viktor Ŝenderoviĉ en debatartikolo, kiu ricevis multe da atento.

Lernejo numero 1225, kie Anton Baĥtin observas la balot-oficistojn, situas en la koro de Moskvo, proksime al la enorma Kurska stacidomo, ĉe trankvila flankstrato interne de la Ĝardena ringo. Ĝi estas bona lernejo, kun forta disciplino kaj intensa instruado de la franca kiel la unua fremda lingvo. Multaj el la kernaj subtenantoj de Navalnij loĝas en la distrikto, kaj nur cent metrojn de ĉi tie li lokis sian elektostabon. Ekstere, sur la strato, bruas la generatoroj de tri televidkamionetoj kun grandaj satelit-antenoj. Por la ĵurnalistoj ne estas loko en la malgranda ejo, kaj gazetara scenejo estis starigita sub la ĉielo, en interna korto. Susuras interparoloj en multaj lingvoj. Kiom da Moskvanoj povos voĉdoni por la viro, kiu volas vidi prezidenton Putin en malliberejo, kaj nomas liajn proksimulojn ŝtelistoj kaj trompuloj? Ĉu la voĉoj estos honeste kalkulitaj? Multaj vidas la urbestran elekton kiel sumigon de la rezultoj de la protesta ondo.

En lernejo numero 1225 la voĉdonado proksimiĝas al la fino. Jes, kompreneble, mi certe rajtas ĉeesti kaj sekvi la kalkuladon de la voĉoj, diras la sekretario de la elekta komitato, kaj registras mian rusian gazetaran karton. Juna, anhelanta viro sturmas la enirpordon.

– Ĉu mi atingis ĝustatempe? Ĉu mi rajtas voĉdoni?

La prezidanto de la elekta komitato, la bonhumora Aleksej Semjonov, trankviligas lin.

– Se vi jam eniris tra la pordo, ne plu urĝas. Ni fermas la stratpordon je la oka, sed ĉiuj, kiuj eniris antaŭ tio, rajtas voĉdoni.

Poste li telefonas suben, al la gardisto, kaj ordonas, ke la stratpordo estu ŝlosita.

Kiam la lasta elektanto forlasis la ejon, komenciĝas la kalkulado de la voĉoj. Neniuj balotiloj estas verŝataj sur la tablon. Anstataŭe, kiam la neuzitaj balotiloj estas kalkulitaj kaj ĉiuj formularoj plenigitaj, oni ligas malgrandan klavaron al la elektronikaj urnoj. Balot-oficisto klavas kodon.

”Protokolo presata”, diras la urno.

La kameraoj de la observantoj sekvas Aleksej Semjonov kiam li prenas la paperon en siajn manojn kaj pristudas ĝin.

– Jes, do ni havas rezulton, li diras, kun neŭtrala voĉo.

– Interese, diras la plej proksime staranta observanto,  same senemocie.

Neniuj pliaj komentoj aŭdiĝas, sed la rezulto efektive estas interesa. La opozicia kandiato Aleksej Navalnij gajnis, ricevinte 42 procentojn el la voĉoj. La reganta urbestro, Sergej Sobjanin, estas sur la dua loko kun 37 procentoj el la voĉoj, kaj la kandidato de la komunistoj ricevas 14 procentojn. Se la tuta Moskvo voĉdonus kiel la distrikto ĉirkaŭ lernejo numero 1225, sekvus dua balotado, kaj baldaŭ la kandidato de la kontraŭuloj de Putin estrus la ĉefurbon de Putin.

Sed lernejo numero 1225 ne estas la tuto de Moskvo, kaj Moskvo ne estas la tuto de Rusio.

La suma rezulto de Aleksej Navalnij iĝas 27 procentoj. Tio tamen estas sensacia atingo por opozicia kandidato en Rusio, kaj montriĝas. Sed ĝi ne signifas ŝanĝon de la ekvilibro de potenco en Moskvo.

Ĉar plej interesa tamen estas alia cifero. Malpli ol triono el la Moskvanoj kun balotrajto havis fortojn por veni al la balotejoj en ĉi tiu elekto, kiu devis iĝi decida por la politika kurso de Moskvo kaj eble de la tuta Rusio en la venontaj jaroj.

La elekto, kiu devis esti la kulmino de la protesta movado, montris, ke ekzistas dura kerno de eble duonmiliono da Moskvanoj, kiuj ne kontentas pri la maniero en kiu Rusio estas regata. Sed ĝi montris ankaŭ, ke la silenta majoritato entute ne interesiĝas. La kandidato de la Kremlo, aŭ sendependa politikisto kiu promesas malfermecon, demokration, batalon kontraŭ burokratio kaj koruptado? La plej multaj Moskvanoj ne opinias, ke la demando rilatas al ili. La rezulton oni povas vidi kiel pruvon de tio, ke Putin bone ludis siajn kartojn.

En la prezidenta elekto en marto 2012, tuj post la plej grandaj protestoj, voĉdonis duoble tiom da homoj. Prezidento tamen estas prezidento. Kaj la urbo Moskvo estis la sola distrikto en la tuta landego, kie Vladimir Putin ne atingis 50 procentojn el la voĉoj. En la cetera lando li ricevis du trionojn, laŭ la oficialaj ciferoj. Eble oni fuŝis iom, sed ĉiuj seriozaj prijuĝantoj konsentas, ke Putin gajnis la elekton kun klara majoritato, eĉ se li eble ricevis nur trionon el la voĉoj de Moskvanoj.

Tuj post la prezidenta elekto venis la klara respondo de Putin. La viro, kiu ekde 1999 klopodis esti la gvidanto de ĉiuj rusianoj, subite elektis koloron. Li ignoros la bone edukitan, bonfartan, okcidente orientitan eliton en la ĉefurbo. Ne tie li havas siajn subtenantojn. Ili ne loĝas en Moskvo. Moskvo ne estas Rusio.

Tiu ŝanĝo estis rimarkebla jam dum la kampanjo de la prezidenta elekto, kiam grupo de elektitaj laboristoj en tankfabriko ĉe Uralo en la rekta elsendo de la regula televida interrilatado de Vladimir Putin kun la popolo promesis, ke ili venos al Moskvo kaj prizorgos la huligan-protestantojn, se tion ne kapablas la polico. La tagon antaŭ la elekto estis arestitaj du el la membroj en la bando Pussy Riot, kiu kelkajn semajnojn pli frue provis prezenti kritikan kanton pri Putin en la plej granda ortodoksa preĝejo de Moskvo. Post la elekto la agitkampanjo kontraŭ la okcidento estis intensigita.

Ĝis nun la konservativa, grave malintelekta kampanjo ŝajnas atingi siajn celojn. En Moskvo la liberaluloj ridas pri la kruda propagando en la ŝtata televido, sed ne necesas multe distanciĝi de lernejo numero 1225 por malkovri, ke la mesaĝo estas semata en bonan humon. La okcidentaj potencoj volas malbonon por Rusio – tio estas aksiomo por multaj el tiuj, kiujn mi renkontis. Efektive la okcidento preferus, ke la tuta Rusio malaperu de la mondmapo, supozas multaj. Kaj se la opoziciaj politikistoj estas pagataj de la okcidento, kiel asertas la ŝtata televido, kiu idioto do povus ekhavi la ideon voĉdoni por ili?

Tio ne estas la sola kialo, pro kiu la silenta majoritato volonte lasas prezidenton Putin plu sidi sur sia trono. La plej multaj efektive ekhavis pli altan vivnivelon dum lia regado. Sed ĉu tio estas la merito de Putin?

Preobraĵenka

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Daim kaj Nina

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Forveturo el Moskvo

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Antaŭe estis pli bone

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

La sportejo

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Renat kaj Galina

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

La virino kun nova apartamento

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Forveturo el Ŝumerlja

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Vizito en vartejo

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Vasilij kaj Galina

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Eduard kaj Julia

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Al Niĵnij Novgorod

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

La veldisto

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Miĥail

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Saĥarov en Moskvo

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Scenaroj

Tiu ĉi ĉapitro aperas nur en la plena versio de la libro.

Kiĉanova

Mi komencas tediĝi al ĉiuj cinikaj homoj, kiuj certe scias, ke ĉiuj politikistoj nur volas riĉigi sin mem, kaj kiuj tial volas ke Putin plu regu, ĉar alikaze ĉio nur iĝos pli malbona. Mi volas renkonti iun reprezentanton de la nova generacio, pri kiu parolas Ljudmila Aleksejeva kaj Vladimir Gelman. Tial mi interkonsentis pri renkontiĝo kun alispeca politikisto: la 22-jara ĵurnalisto Vera Kiĉanova, kiu en la printempo de 2012 sukcesis elektiĝi kiel reprezentanto de la opozicio en la municipa konsilantaro de Suda Tuŝino en nordokcidenta Moskvo.

Kiam prezidento Dmitrij Medvedev en la aŭtuno de 2011 vizitis la ĵurnalistan edukon ĉe la Moskva universitato, ŝi estis unu el la kritikaj studentoj, kiuj estis arestitaj kaj forportitaj de la sekurec-gardistoj de la prezidento, ĉar ili aŭdacis teni ŝildojn kun malagrablaj demandoj por la prezidento. Ŝi ankaŭ verkis malgrandan raportaĵ-libron pri la grupo Pussy Riot. La kovrilon ornamas granda, nigra monstro el la ludo Pacman. La monstro estas glutonta tri fantometojn en koloraj kapkovraĵoj kun truoj por la okuloj.

Ni interkonsentis pri renkontiĝo en kafejo ĉe la metrostacio Kropotkinskaja, apud la enorma, iam eksplodigita kaj poste rekonstruita Katedralo de la Savanto, kie Pussy Riot entreprenis sian plej konatan prezenton – unu minuton sur la ŝtupo antaŭ la altaro. Nun en la katedralo okazas alispeca prezento. Du grandaj blankaj busoj estas parkumitaj ĉe la vojrando, kaj sur granda ekrano fronte de la katedralo videblas severa viro kun blanka barbo kaj alta, blua, orumita mitro sur la kapo. La ĉefo de la rusia ortodoksa eklezio, patriarko Kirill, predikas. Mi staras sur la alia flanko de la larĝa strato, kaj kaptas nur kelkajn vortojn. Poste, en la retejo de la eklezio, mi povas legi, ke li parolis pri la signifo de la geedzeco kiel legitima unuiĝo de viro kaj virino, kaj admonis gejunulojn ne tentiĝi al alispecaj rilatoj:

– Por tia homo, kiu estas sklavo de siaj instinktoj, kiu estas la prizonulo de siaj pasioj, la vivo fine iĝas malplena kaj senĝoja, soleca kaj malfeliĉa. La veran ĝojon kaj plenumiĝon de la ekzisto ni atingas nur, kiam ni vivas sekvante la nekontesteblajn moralajn leĝojn, kiujn fiksis la Kreinto.

Rekte kontraŭ la katedralo, sur mia flanko de la vojo, staras malgranda benzinejo en la stilo de la 1930-aj jaroj, kun nur kvar pumpiloj. La benzinejo estis konstruita post kiam la originala Katedralo de la Savanto estis eksplodigita laŭ ordono de Stalino. Ĉi tie devis stari 415 metrojn alta komunisma palaco, kun enorma statuo de Lenino kiel pinto. En la Palaco de la Sovetoj la decidaj organoj de la ŝtato havus siajn kunsidojn, kaj ie oni ja devis plenigi la benzinujojn de la nigraj aŭtoj de la partiaj gvidantoj.

Fine nenio plia estis realigita de la enorma konstruprojekto, nur la malgranda benzinejo. Tio, kio restis el la eksplodigita katedralo, estis transformita al giganta, hejtata naĝbaseno, kiu ja fakte estis pli utila por ordinaraj Moskvanoj ol estus unu plia pompa lukskonstruaĵego. La metrostacio Palaco de la Sovetoj, kiu estis malfermita en 1935, en 1957 diskrete ŝanĝis sian nomon al Kropotkinskaja.

Post la falo de Sovetio la naĝbaseno estis fermita, kaj la plej granda preĝejo de Moskvo rekonstruita. Sed la benzinejo restas – ĉi tie la personaj gardistoj de Vladimir Putin plenigas la benzinujojn de siaj aŭtoj, kaj eble ankaŭ la patriarko. Por ordinaraj homoj la benzinejo estas fermita. ”Neniu benzinumado, eniro malpermesita”, estas skribite sur ŝildo ĉe la barita enveturejo.

La kafejo troviĝas tuj apude, en flava unuetaĝa konstruaĵo apud la arka tegmento de la metrostacio, konstruita laŭ la sovetia modernisma stilo. En la hejmeca kafejo kun iom tro laŭta muziko mi mendas kruĉon da nigra teo, sed la afabla kelnero atentigas, ke mi por la sama prezo povas ricevi tutan matenmanĝon, ĉar ankoraŭ ne estas la deka horo. Kaj oni ja ne diras ne al sirniki, kazeaj krespoj kun konfitaĵo.

Vera Kiĉanova malfruas kelkajn minutojn, kaj mi havas tempon sendi al ŝi tekstmesaĝon precize en la momento kiam ŝi aperas tra la pordo. Ŝi pardonpetas pro la malfruo, kaj klarigas, ke ŝi elektis ĉi tiun lokon por renkontiĝo, ĉar ŝi laboras ĉe reta gazeto, kiu havas sian redakcion en la malnova ĉokoladfabriko transe de la ponto ĉe la katedralo.

Mi rakontas pri mia vojaĝo kaj demandas, kial laŭ ŝi tiel multaj el la homoj, kiujn mi renkontis, ne opinias, ke indas provi ŝanĝi ion, kial ĉiuj estas tiel cinikaj kaj pasivaj?

– Estas ja tre evidente, ke la etoso estas tia unuavice ĉar la homoj memoras, kio okazis en la 1990-aj jaroj, ŝi diras senhezite.

Ŝi mem havas neniajn memorojn de Sovetio – ŝi ankoraŭ ne estis unujara, kiam la lando disfalis – nek de la kaoso komence de la 90-aj jaroj, sed ŝi certas, ke tio, kio okazis antaŭ dudek jaroj daŭre igas multajn rusojn tre timi ajnajn ŝanĝojn, precipe se oni parolas pri ŝanĝoj en liberala direkto.

– La maniero, en kiu la reformoj kaj privatigoj estis realigitaj, igis la vorton ”liberala” sakraĵo. La homoj timas, ke ĉiuj, kiuj nomas sin liberalaj, volas nur ŝteli la propraĵon de la popolo kaj doni ĝin al oligarkoj. Tio estas unu kialo. Kaj homoj memoras, ke ili ne havis monon por manĝaĵoj, ke estis multe da krimo. Ili tre timas, ke tio revenos.

Dum oni mem ne estas rekte trafata de la senrajteco kaj de la koruptado, la plej multaj tial tute ne interesiĝas pri politiko, diras Vera Kiĉanova.

– La plej multaj ne pensas, ke io misas. Nur kiam oni vidas, ke la policanoj povas fari precize kion ili volas, se oni estas maljuste juĝita, se oni devas subaĉeti iun por ke la infano ricevu lokon en lernejo aŭ por ricevi kuracistan helpon, tiam oni rimarkas ke la sistemo ne funkcias.

Ĝis la ekonomia krizo de 2008 multaj vidis Putin kiel savanton, li estis tiu, kiu igis la ekonomion funkcii kaj helpis la landon stabile stariĝi post la malfacila tempo. Sed nun, kiam la ekonomia kresko haltis, Putin devas uzi aliajn trukojn, tial la retoriko iĝis pli malmola kaj oni fingromontras al internaj kaj eksteraj malamikoj, diras Vera Kiĉanova.

– Kiam la naftoprezoj estis altaj kaj la nacia produkto kreskis rapide, evidente multaj ŝatis Putin. Kaj antaŭ la elektoj Putin kaj la registaro ĉiam povis aĉeti subtenon, altigante la salajrojn en la publika sektoro, aranĝante publikan festadon kaj disdonante donacojn. Sed nun la mono finiĝas, oni parolas pri nova ekonomia krizo, kaj li devas elekti alian vojon. Tial Putin nun anstataŭe iĝis ”spirita gvidanto”, li devas esti la idolo de la tuta konservativa mondo, kaj la patriarko devas partopreni ĉiujn oficialajn aranĝojn.

Eĉ kiam la novelektita urbestro de Moskvo, Sergej Sobjanin, antaŭ kelkaj tagoj devis estis rekonfirmita en sia posteno, paroladon faris ne nur Putin, sed ankaŭ la patriarko.

– Nun la eklezio havas la parolrajton ĉie, en la lernejo, en la armeo… Kaj daŭre oni montras televidajn filmojn pri tio, kiel malbonaj estas ĉiuj okcidentaj valoroj, kiel terure estas, ke samseksamuloj en Usono adoptas infanojn. Kaj ili tre volas montri, ke la homrajta situacio ĉe ni estas precize la sama kiel en la okcidento. Se la polico dispelas manifestacion ie en Ameriko aŭ Eŭropo, oni montras tion en ĉiuj niaj kanaloj: jen vidu, ili faras precize same kiel ni.

Oni ne tro zorgu pri la propagando, diras Vladimir Gelman kaj multaj aliaj – la homoj scias pensi mem kaj ili havas aliron al alternativaj fontoj de informoj. Sed ĉu vere estas tiel? Se oni tute ne interesiĝas pri politiko, kiel multe da tempo oni tiam dediĉas por esplori, kiel efektive statas la aferoj pri la rajto protesti en aliaj landoj?

Vera Kiĉanova diras, ke ŝi mem apenaŭ spektas televidon entute.

– La plej multaj el miaj konatoj ne spektas televidon. Ni eble faras tion, se ili anticipe anoncas novan filmon pri la tutmonda geja lobio, kiu volas detrui nian landon. Ni spektas tiajn aferojn por ridi pri ili kaj por diskuti ilin en la reto. Sed oni ja ektimas, kiam oni komprenas, ke la plimulto en la lando fakte kredas tion, kion oni diras en televido.

La leĝo kontraŭ geja propagando estas parto de la nova strategio, kiu celas kunigi la pasivajn partojn de la socio en unuecan fronton por Putin, ŝi opinias.

– Oni devas trovi malamikon, kontraŭ kiu oni povas unuiĝi. Ekzistas eksteraj malamikoj: Usono, foje Kartvelio. Kaj estas internaj malamikoj, samseksemuloj kaj perfiduloj, alivorte la opozicio. Putin klare montris la direkton, kiam ŝi faris sian paroladon pri ”spiritaj apogiloj” antaŭ ambaŭ ĉambroj de la parlamento en decembro 2012. Tiaspecaj leĝoj estis jam pli frue proponitaj de diversaj parlamentanoj, ekzistas ja multaj diversaj strangaj proponoj, kiuj neniam estis akceptitaj. Sed nun ĉi tiuj parlamentanoj komprenis, ke iliaj proponoj subite estas aktualaj kaj ĝustatempaj.

Ke la leĝo kontraŭ geja propagando laŭ opini-sondadoj havas fortan popolan subtenon ne tre surprizas, diras Vera Kiĉanova.

– Ja estas tiel. Kiel mi diris, la majoritato spektas ĉi tiujn televidprogramojn, kapjesas, kaj opinias ke ĉio estas ĝusta kaj justa.

Sed la junaj homoj kiuj ne memoras Sovetion, ĉu ne almenaŭ ili devus esti pli kritikaj rilate al la propagando? Kial do tiel multaj gejunuloj opinias, ke ĉio estas en ordo kaj nenio bezonas esti ŝanĝita, mi demandas.

– Almenaŭ ĉi tie en Moskvo tre malmultaj inter la junularo opinias, ke ĉio estas en ordo. Jes ja estas vero, ke ne multaj interesiĝas pri politiko. Sed se du aŭ tri homoj en mia aĝo renkontiĝas, ĉiam oni komencas paroli pri tio, al kiu lando plej bone translokiĝi. Mi ĉi-jare finis miajn studojn en la universitato, kaj hieraŭ mi renkontis kelkajn el miaj samkursanoj. Ili ne voĉdonis en la elekto de urbestro, sed ili ne opiniis, ke ĉio estas en ordo en Rusio, tute male. Unu el ili translokiĝos al Ĉinio, kaj unu plia same planas ekloĝi eksterlande, sed ankoraŭ ne scias, kie. Tiel estas en Moskvo, mi ne scias kiel en la kamparo.

Mi rakontas pri la 24-jara virino en Ŝumerlja, kiu devis subaĉeti iun por ricevi vartejan lokon por sia infano, sed kiu tamen estas tute indiferenta pri politiko – ŝi simple vidis neniun ligon inter la politika situacio en Rusio kaj ŝia propra vivo. Ĉu neniel eblas igi la homojn vidi la ligon, mi demandas.

Sed Vera Kiĉanova ne havas respondon.

– Mi mem ne sukcesas pri tio. Mia patrino fine iris voĉdoni por Navalnij en la urbestra elekto, sed ŝi tute ne komprenis, kial tio havus signifon, ŝi faris tion nur por ke mi iĝu ĝoja.

Eĉ ĉi tie, en la politike plej aktiva urbo de Rusio, la plej multaj opinias, ke ne indas voĉdoni, ĉar tio nenion influus.

– Ni disdonis flugfoliojn subtene al Navalnij, kaj kelkaj homoj haltis por diri, ke ili vidas nian engaĝiĝon, kaj ke tio estas bona afero. Kaj poste ili aldonas, ke ili tamen ne intencas iri voĉdoni, ĉar nenio ŝanĝiĝos, ĉio estas antaŭdecidita. Aliaj diras, ke estas plej sekure ne provi ŝanĝi ion, ĉar povas rezulti miso. Kion fari pri tio?

Tamen iuj aferoj ŝanĝiĝis en la ĝusta direkto, ŝi diras. Nur antaŭ kelkaj jaroj estis neeble imagi, ke Aleksej Navalnij vere rajtos partopreni en la urbestra elekto, kaj eĉ ricevos preskaŭ trionon el la voĉoj. Sed Vera Kiĉanova ne dividas la esperon, ke la nova generacio, kiu ne memoras Sovetion, aŭtomate estos pli malferma por demokratiaj ŝanĝoj.

– Mi rimarkis, ke kelkaj junaj homoj, kiuj ne memoras Sovetion, havas romantikan bildon pri ĝi. Ili kredas ke Sovetio estis bona, kaj bedaŭras ĝian disfalon. Tio iom timigas min, eĉ se ne ege multaj parolas tiel. Sed la antaŭa generacio estis sur la barikadoj en 1991, aŭ ili almenaŭ memoras, ili ne volas rehavi komunismon, ili estas vakcinitaj. La pli juna generacio ne estas imuna en la sama maniero, ili povas esti logataj de la sovetia romantiko. Sed mi estis vakcinita de mia patrino, ŝi rakontis, kiel estis tiam.

Estas ankoraŭ tro frue antaŭvidi, kion Vera Kiĉanova mem iam povos rakonti pri la epoko de Putin al siaj propraj infanoj. Se Putin rekandidatos, li povos estri la plej grandan landon de la mondo ĝis la jaro 2024. Sed multaj rusianoj certe memoros la unuan jardekon de Putin en la sama maniero kiel la pli aĝa generacio memoras la dudek bonajn jarojn dum Breĵnev. Post kaosa kaj malcerta tempo, stabila mano transprenis la stirilon de la ŝipo, ĉiu jaro estis iom pli bona ol la antaŭa, la lando ĉiam pli potenca. Ĉio kulminis en sukcesega olimpika spektaklo por konvinki la tutan mondon pri la supereco de la sistemo – kaj en milita aventuro en Krimeo.

La someraj olimpikoj de Leonid Breĵnev en Moskvo 1980 ne iĝis precize kiel oni planis ilin. Post la sovetia enmarŝo en Afganion, la olimpikoj estis bojkotitaj de multaj landoj. La milito en Afganio iĝis kosta, multjara katastrofo, kaj ĉar la prezo de nafto samtempe falegis, Sovetio jam estis je la rando de bankroto kiam Breĵnev mortis en 1982.

La granda olimpika spektaklo de Putin en Soĉi estis pli sukcesa. Tamen la homrajtaj problemoj en Rusio, la koruptado kaj la detruado de la medio ricevis pli da atento en la okcidentaj amaskomunikiloj ol la aranĝintoj de la olimpikoj esperis. Almenaŭ en Danio kaj Britio la ambasadoroj de Rusio laŭ la plej bona sovetia maniero sendis akre formulitajn leterojn al amaskomunikiloj kiuj estis tro kritikaj en siaj raportoj pri la olimpikoj.

Sed la okcidenta kritiko, almenaŭ en tiu formo, en kiu ĝi estas rerakontata en rusiaj ŝtate kontrolataj amaskomunikiloj, prefere konvinkis ordinarajn rusianojn, ke okcidentaj ĵurnalistoj estas malamikaj agentoj, kiuj volas trovi erarojn ĉie. Kaj efektive la ĵurnalistoj mem detruis la hotelĉambrojn, pri kiuj ili plendas, aludis vicĉefministro Dmitrij Kozak dum gazetara konferenco antaŭ la inaŭguro de la olimpikoj.

– Ni havas filmon de kamerao en hotelo, kiu montras, ke homoj ŝaltas la duŝilon, turnas ĝin kontraŭ la muro, kaj poste foriras.

Kiam okcidentaj ĵurnalistoj komencis demandi, kial estas kameraoj en la banĉambroj de la olimpiaj hoteloj, la gazetara konferenco subite estis finita.

Nenio indikas, ke Rusio nun estas survoje al pli malferma kaj demokratia periodo. La sukcesaj olimpikoj estis granda publikrilata venko por Vladimir Putin, sed la festeno pasis rapide, kaj atendas la kapdoloro: grandaj ekonomiaj problemoj, se ne altiĝos la prezo de nafto. Por plu teni la potencon Putin tial apogas sin sur la silenta plimulto de Rusio. La laŭta minoritato estu silentigita.

La ĉarm-atako estis finita jam antaŭ la solena fermo de la olimpikoj en Soĉi. La medi-aktivulo Jevgenij Vitiŝko estis arestita sur la ŝtuparo de la policejo en sia hejmurbo Tuapse, sepdek kilometrojn norde de Soĉi, kien li volis veturi por publikigi raporton pri misuzo de potenco kaj detruado de la naturmedio dum la konstruado de la olimpiaj objektoj. Li estis kondamnita al dek kvin tagoj en malliberejo, ĉar li asertite sakris ĉe la bushaltejo apud la policejo – kvankam li alveturis per propra aŭto kaj neniam troviĝis proksime al la bushaltejo.

Lin oni ellasos nur en 2017. Samtage kiam la svedoj sidiĝis en siaj sofoj por spekti olimpikan hokeon kontraŭ Ĉeĥio, kortumo en Krasnodar konfirmis verdikton de trijara malliberigo por Vitiŝko. Oni trovis lin kulpa skribi la vortojn ”Ĉi tio estas nia arbaro” sur kontraŭleĝe konstruita barilo ekster luksa domego en protektita arbaro. Oni supozas, ke la luksa domo apartenas al la guberniestro de Krasnodar, Aleksandr Tkaĉov. La ŝtataj televidkanaloj nenion rakontis pri la verdikto. Kaj la sendependa televidkanalo Doĵd tiam jam perdis preskaŭ ĉiujn siajn spektantojn – komence de februaro 2014 la kanalo estis blokita en la plej multaj kabloretoj, kaj ĝi neniam havis aliron al la ordinaraj televidondoj.

Meze de marto 2014 Aleksej Navalnij sidas arestita en sia hejmo, kaj estas malpermesite al li uzi interreton. Lia populara blogo, inkluzive ĉiujn malnovajn blogaĵojn, estas blokita de la aŭtoritatoj, samkiel pluraj aliaj kritikaj retejoj. La reta cenzuro estas faciligata de nova leĝo, kiu ekvalidis kelkajn semajnojn pli frue.

Sed en la kafejo en Moskvo, mi demandas al Vera Kiĉanova, kion ŝi volus ŝanĝi en la hodiaŭa Rusio, se ŝi rajtus elekti nur unu aferon. Ŝi pripensas nur momenteton antaŭ ol ŝi respondas.

– Mi volus rehavi la esprimliberecon. Ne ekzistu ŝtate kontrolataj amaskomunikiloj. Ĉio estu privata, aŭ publike financata kun plurisma enhavo. Navalnij kaj aliaj devas rajti paroli en tutlandaj televidkanaloj, kaj ne nur en siaj elektorenkontiĝoj en iu korto. Kaj tio estas la unua afero, kiun ni ŝanĝos, kiam ni ekhavos la potencon.

Tio estas neevitebla. Pli aŭ malpli frue nova generacio ekhavos la potencon en Rusio, generacio, kiu diference de Vladimir Putin ne kreskis en la sovetia socio kaj ne faris sian karieron en ĝi. Sed tiam Putin jam estos reginta Rusion dum du jardekoj. Lia posteulo iĝos reprezentanto de generacio, kiu apenaŭ memoras alian reganton krom Putin. Eble iĝos iu, kiun Vladimir Putin mem elektos.

Noto de la aŭtoro

Mi kreskis en la plej orienta parto de Finnlando, kaj kiel infano mi foje pripensis, kio troviĝas sur la alia flanko de la limo, kie la mondo ŝajnas finiĝi. En unu loko la vojo el Helsinko pasis tiel proksime, ke oni povis vidi kelkajn altajn gardoturojn, tio estis ĉio. Kiam oni ŝaltis la radion je la mezaj ondoj, oni ĉefe aŭdis la rusan. En la mallongaj ondoj oni bone aŭdis la finnajn elsendojn de BBC el Londono. Kiam la programo finiĝis, venis la tempo por la ruslingva elsendo, sed post tridek sekundoj ŝaltiĝis la sovetiaj ĵamiloj, kaj ĉio dronis en la bruego – ne ke mi ajnakaze ion komprenus.

Dum la komuna vojaĝo de la sesa klaso al Leningrado en 1978 ni vidis, ke malantaŭ la limo troviĝas alia realo. Post du jaroj mi komencis studi la rusan, mi eĉ aliĝis al lingva tendaro por unuafoje renkonti iun el la alia flanko de la limo. Sed la sovetiaj lernejanoj ne ricevis elveturpermeson.

Mi daŭrigis miajn studojn de la rusa lingvo kaj socia konstruo de orienta Eŭropo ĉe la universitato de Lund en Svedio, kaj post aŭtuna semestro ĉe la universitato de Leningrado en 1989 mi ne nur kapablis flue paroli la rusan, sed mi krome ekhavis iom da praktika sperto pri la funkciado de la soveta socio.

La disfalon de Sovetio mi spektis proksime, kiel Moskva korespondanto de la maldekstra finna gazeto Kansan Uutiset 1991–92. De tiam la teknika evoluo ĉiam pli faciligis sekvadon de la okazaĵoj eĉ malĉeeste, kaj dum la lastaj jaroj kiel ĵurnalisto de la sudsvedia ĵurnalo Sydsvenskan mi havis la ŝancon fari plurajn ĵurnalismajn vojaĝojn en Rusio kaj aliaj eksaj sovetaj respublikoj.

Krom miaj propraj spertoj, mi dum la laboro pri ĉi tiu libro havis grandan utilon de la elstara verko de Vladimir Gelman, Iz ognja da v polimja – rossijskaja politika posle SSSR (“De sitelo en barelon – rusia politiko post USSR”, Sankt-Peterburgo 2013). Angla eldono aperos en Usono en 2014.

Por kompreni la bazajn kialojn de la disfalo de Sovetio mi antaŭ ĉio uzis la verkon Gibel imperii – uroki dlja sovremennoj Rossii (”La falo de la imperio – lecionoj por la moderna Rusio”, Moskvo 2006) de la ekonomikisto kaj iama estro de la rusia registaro Jegor Gajdar. Angla eldono de la verko aperis en Usono en 2007 kun la titolo Collapse of an Empire. Lessons for Modern Russia. La klasika verko de Chrystia Freeland Sale of the Century (Londono, 2005) kaj la verko de David E. Hofman The Oligarchs – Wealth and Power in the New Russia estas du el la libroj, kiuj helpis min kompreni la kaosan privatigon.

Martin Kragh, aktiva ĉe Komerca altlernejo de Stokholmo kaj Centro de studoj pri Rusio ĉe la universitato de Upsalo, legis la tutan manuskripton kaj donis al mi plurajn bonajn konsilojn. Kiel fonton por kelkaj sekcioj pri la ekonomia evoluo de Rusio mi povis uzi partojn de la manuskripto de lia aperonta verko Rysslands ekonomiska historia: Från Alexander II till Vladimir Putin (La ekonomia historio de Rusio: de Aleksandro la 2-a ĝis Vladimir Putin), kiun la eldonejo Dialogos en Stokholmo aperigos dum 2014.

La moto de la verko de Andrej Saĥarov ”Pensoj pri progreso, paca kunekzistado kaj intelekta libereco” de 1968 venas de la kvina akto de la teatraĵo Faŭsto de Johann Wolfgang von Goethe. La Esperanta traduko estas tiu de Willy Nüesch.

La esperantistoj Dmitrij Breĉalov en Moskvo, Natalja kaj Andrej Grigorjevskij en Ŝumerlja kaj Hèctor Alòs i Font en Ĉeboksari multe helpis min dum mia vojaĝo por kolekti materialon en Rusio. Sen iliaj kontaktoj estus multe pli malfacile kaj temporabe trovi taŭgajn personojn por intervjui.

Mi volas danki ankaŭ mian edzinon Maria Sandelin, kiu zorge tralegis ĉion kion mi verkis jam dum la progreso de la laboro, kaj kiu donis utilajn konsilojn precipe pri la lingvaĵo de la sveda versio. La Esperantan version tralegis István Ertl, kies multaj utilaj rimarkigoj malhelpis, ke citaĵoj el ĉi tiu libro poste plenigu lian popularan rubrikon ”Spritaj splitoj kaj preskeraroj” en La Ondo de Esperanto.

Anton Ĉeĥov ŝajne iam diris, ke la arto de verkado temas ne tiom pri verki bone, sed pri forstreki tion, kio estas malbone verkita. Pri tiu tasko min grave helpis redaktoro Johan Söderbäck ĉe la eldonejo Atlas en Stokholmo. Aparte dankindaj estas kompreneble Paŭl Peeraerts kaj kolegoj ĉe Flandra Esperanto-Ligo, kiuj sukcesis prizorgi tre rapidan aperigon de la Esperanta versio.

Pri ĉiuj eventualaj eraroj en la libro evidente kulpas nur mi.

 

Homoj de Putin

La silenta plimulto de Rusio

 

 

Se alkoholulo havas infanojn, tiuj rajtas fari precize kion ili elpensas. Sed bonordaj gepatroj edukas siajn infanojn, kaj tiuj ne havas same multe da libereco. Ni havas du malsamajn gepatrojn, unu nomiĝas Jelcin kaj la alia nomiĝas Putin.

Jurij Baranov, 55-jara veldisto en Niĵnij Novgorod.

 

 

Kalle Kniivilä