La fonto de tiu dokumento legeblas Jene, kaj la ofteco-listo de radikoj Jene.

Juna Amiko 137

Te kutima tago : tri dialogoj help-materialo por ekzamenotoj.
Rubrikestro : Judit Felszeghi i.
Matene, dumvoje al la laborejo inter mi, flora (f ), kaj mia najbaro, luĉjo (l )f : –saluton !
Kia bonŝanco, ke vi ekvidis min en la bushaltejo !
Se vi nun ne veturigus min al mia laborejo, mi certe malfruus.
Mi maltrafis la pli fruan aŭtobuson, kaj mi atendis jam de pli ol kvin minutoj.
L : –mi ĝojas, se mi povis helpi vin, kara najbarino !
La enurba trafiko estas terura nuntempe.
Oni devas ĉiam kalkuli je neatenditaj okazoj, kaj ekiri kvin –dek minutojn pli frue.
Eble pli frue ellitiĝi.
F : –ne eblas, luĉjo !
Mi ellitiĝas je la kvina !
L : –nekredeble !
Tiel frue !
Vi povus eĉ piede iri ĝis via laborloko dum tiuj du horoj.
Aŭ ĉu vi manĝas tutan porkon matene, dum unu horo ?
F : –mi ?
Eĉ preskaŭ neniom !
Mi trinkas nur lakto –kafon kaj mi enbuŝigas eble biskviton.
Sed mi devas iri kun mia hundo eksteren...
Kaj foje tio daŭras dekkvin minutojn.
L : –eĉ tiel restas multe da tempo...
F : –mi ŝatas senurĝe elekti por mi la vestaĵon, ŝminki min...
Hodiaŭ mi ne trovis la ŝuojn, fine mi retrovis ilin sur la balkono, malpuraj...
Kaj mi devis purigi ilin...
Sed mi ne trovis la broson por la ŝuoj.
L : –kaj kie ĝi estis ?
F : –vi ne povus diveni tion : en la fridujo...
L : –?
F : –en la fridujo estis iu obstina makulo, ĉar eble jogurto, aŭ io tia elverŝiĝis, kaj mi volis purigi ĝin, sed ne sukcesis.
Do –nun mi forigis la sekiĝantan makulon, sed poste mi devis lavi la broson...
La broso fariĝis malseka, kaj tiel la ŝuojn mi ne povis purigi per ĝi.
Mi do devis trovi ion taŭgan por la purigado...
L : –belaj ŝuoj !
Kaj vi bone purigis ilin !
F : –ja jes –sed ili ne tiuj estas !
Mi poste ŝanĝis la ideon, kaj decidis surmeti aliajn ŝuojn...
Ii.
Dumtage inter mi, flora (f )kaj mia amikino, lumina (l )l : –saluton flora, mi ricevis prunte bonegan filmon, en kompakta disko, ni povos spekti ĝin hodiaŭ vespere.
Postmorgaŭ mi jam devos redoni ĝin.
F : –saluton amikino !
Mi dankas, sed mi entute ne havos tempon hodiaŭ vespere !
Vi ja scias, ke mi lernas esperanton, kaj ĝuste hodiaŭ estos leciono.
L : –ĉu dum la tuta vespero ?
F : –pli –malpli jes.
Post la laboro mi devos iom trarigardi la novajn vortojn kaj la gramatikaĵon.
Por tio, mi kutime sidas en mem –serva kafejo, kaj dum mi trinkas kafon kaj manĝas ion, mi klopodas okupiĝi iomete pri la aktuala materialo.
La kurso komenciĝas je la sepa vespere, kaj ĝis tiam mi havas eĉ ne du horojn...
L : –mi povos atendi vin post la kurso, mi veturigos vin hejmen, kaj ni kune spektos la filmon ĉe vi.
F : –ho kara, la kurso finiĝas je la oka kaj duono !
Kaj hejme mi devos ankoraŭ lavi miajn subvestaĵojn, ordigi la kuirejon, gladi mian sekvonttagan ĉemizeton.
Mi eble ankoraŭ enrigardos la televidan programon, dum gladado, kaj poste mi devos sidiĝi apud la komputilo...
L : –kion vi faras komputile tiel malfrue ?
F : –hodiaŭ ekzemple mi ĝiros la pagotan sumon pro la elektro al la provizanto.
Krome mi legas ankaŭ la novaĵojn rete, kaj miajn leterojn alvenintajn.
Tio ja daŭras sufiĉe longe, ĉar se dume mi ekvidas iun interesan novaĵon aŭ blogon, mi komencas legi ĝin.
Mi ĝojas, se mi pretos ĉirkaŭ noktomezo, sed ofte eĉ post la unua.
Poste mi ankoraŭ duŝos min, lavos la dentojn, kaj mi jam dormanta grimpos en la liton...
Je kioma ?
Mi eĉ la horloĝon ne jam rigardas !
Iii.
En mia laborejo kun mia kolego, stefano (s )(je la 9- a matene )s : –saluton flora !
Pardonu pro la ĝeno, sed vi kuraĝigis min, ke mi povas iam ajn senhezite turni min al vi, kiam mi bezonas helpon.
F : –mem –kompreneble stefano !
Mi jam de jaroj laboras ĉi tie, kaj kutime mi helpas la novajn kolegojn.
Demandu min tute trankvile !
S : –ho, vi estas afabla !
Jen mia protokolo pri la lasta labor –kunsido...
Ĝi estas entute nur 4- paĝa...
Ĉu vi bonvolus legi kaj eventuale korekti ĝin, laŭnecese.
F : –bone, volonte...
Mi nun estas ankoraŭ okupata pri la bilanco...
Sed, dum la antaŭtagmezo mi iros al vi por preni la protokolon.
Protokolo ?
(tagmeze )s : –flora, mi volas nur demandi, ĉu eble vi ne forgesis pri mia f : –kio ?
Ah, la protokolo !
Tute ne, sed mi ankoraŭ ne trovis la tempon por tio, iu kliento retenis min dum pli ol unu horo, kaj mi eĉ mian taskon ne povis ankoraŭ fini.
Sed, ĉu vi scias, ni iru kune lunĉi, kaj dume mi legos ĝin !
(en la manĝejo )f : –rigardu stefano, tie sidas niaj gekolegoj !
Ni sidiĝu al ilia tablo, ni povos iom babili dum manĝado !
(post lunĉo )f : –stefano, mi volas ankoraŭ kuri al la apuda vendejo por aĉeti ion por vespermanĝo...
Vi nur reiru al la kontoro, mi venos baldaŭ !
S : –jes, jes...
Sed...
La protokolo...
Mi ja kunportis ĝin !
F : –ho, vere !
Do, reveninte el la vendejo mi pasos ĉe vi, kaj ni rigardos ĝin !
(posttagmeze )s : –flora, pardonu, mi ne volas ĝeni vin, sed jam baldaŭ finiĝos la labortago...
F : –mi ja ne forgesis pri via protokolo !
Sed, ni trarigardos ĝin morgaŭ.
Nun mi devas fini tiun ĉi leteron, kiun la ĉefo donis al mi.
S : –morgaŭ jam matene mi devos doni ĝin al la komitato.
F : –mi ne komprenas, stefano, kial en la lasta minuto vi avertas min pri tio !
Do, ni vidu tiun protokolon !
(eksonoras telefono )f : –halo, jes, estas mi.
Kiu ?
Saluton lumina !
En la laborejo, jes.
Kiam ?
Nun ?
Jes, volonte !
Atendu min ĉi tie, ĉe la enirejo de mia laborloko, mi venos post kvin minutoj !
Vortklarigoj.
Biskvito : simpla bakaĵo, dufoje aŭ longe bakita, por povi longe konservi ĝin.
Ŝminki : farbi, kolorigi, plibeligi vizaĝon per farbo aŭ per kosmetikaĵoj.
Obstina : firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj.
Jogurto : lakto acidigita per speciala fermento, ofte kun aldono de fruktoj, tre saniga por la intestoj.
Gladi : glatigi per varmega ilo, ĝin premŝovante tien k reen (sur tukoj, vestoj ktp ).
Ĝiri : transpagi iun sumon el sia konto en la konton de iu alia.
Provizi : havigi, laŭ pli-malpli granda kvanto, tion, kion oni povas bezoni.
Blogo : interreta taglibro.
Grimpi : pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala supraĵo per helpo de piedoj kaj de manoj eventuale : fari ion en okazo de bezono.
Protokolo : oficiala raporto, per kiu rajtigita aŭ kompetenta persono konstatas, kion li faris, vidis, aŭskultis.
Bilanco : tabela kalkulo, laŭ aktivo kaj pasivo, de la financa stato de firmo, kliento, asocio, ŝtato, k.
S.
.
Kliento : kutima aĉetanto de butiko, kompanio, servoprovizanto (notario, advokato, kuracisto...
).
Lunĉo : malpeza, malmulta manĝo, kiun oni konsumas tagmeze.
Belajn festojn, junaj amikoj !
La rubrikon prizorgas : Mónika Mólnár.
Feliĉulido senlace kuradis tien-reen en la tuta domo, kaj kriadis ion similan al "ili gajnis !
Ili gajnis !
"estis frumateno kaj kelkaj infanoj dormetis ankoraŭ, profitante de la jarfinaj ferioj.
Malkontentulido estis eĉ pli grumblema ol kutime.
–kio okazas ?
–demandis li feliĉulidon.
–kial vi kriegas ?
Kial vi kuradas ?
Kaj kion vi svingas en via mano ?
Eĉ Laŭtemulido estas pli diskreta ol vi !
–ne grumblu kara malkontentulido, sed prefere venu kaj vidu tiun ĉi poŝtkarton, kiun ni ricevis de junaj amikoj el "la Palud –sur –verdon "!
La konversacio tuj ŝanĝiĝis, ja @malkontentulido tre ŝatis geografion, do la afero tuj ekinteresis lin : –ho, kia bela karto !
Ĉu vi scias kie troviĝas tiu bela loko ?
Ne ?
Atendu, mi montros al vi tion sur la mapo.
Jen ĝi.
Ĝi troviĝas en la suda parto de francio.
Kial ili skribis al ni ?
–ĉar ili solvis nian lastan enigmon pri la landoj.
–ĉu ili trovis ĉiujn 12 landojn ?
–jes !
Pro tio mi diris, ke ili gajnis !
Se vi ne kredas, vidu vi mem ilian solvon.
Komparu ĝin kun via solvo kaj diru al mi kion vi pensas.
–mi pensas, ke ili meritas la surprizon.
Bela laboro !
Gratulojn al niaj amiketoj !
Via donaceto alvenos al vi per la poŝto.
–ĉu ni havas novan enigmon ?
Fakte, mi tre ŝatas cerbumi pri enigmoj post granda neĝbul –batalo, dum mi revarmiĝas antaŭ la kameno.
–do, mi havas bonan novaĵon por vi !
Jen nova enigmo por la vintraj ferioj.
Temas pri multaj bestoj, kiuj iom perdiĝis en la granda bestoĝardeno.
Ili estas ĉie : en la lagetoj, apud la lagetoj, ĉe la kampoj kaj herbejoj...
Ĉie oni povas vidi ilin.
La plusa problemo estas, ke ili tre intermiksiĝis.
La grandaj estas kun la malgrandaj, la sovaĝaj estas kun la malsovaĝaj.
Ni bezonas helpon por retrovi ilin antaŭ ol okazus iu malbono al ili.
Vi vidas, ke la kaoso estas sufiĉe granda.
Kelkaj bestoj lasis almenaŭ iom da spuroj, aliaj tute ne.
Kiel do trovi ilin ?
La gardisto de la bestoĝardeno vere timas la konsekvencojn, tial por helpi la junajn detektivojn, li transdonas al ni la liston de la bestoj, kiuj troviĝas en la parko.
Helpe de tiu listo provu retrovi la kaŝiĝemajn bestojn !
Jen la listo : inter la bestoj estas porko, fasmo, abelo, elefanto, leono, armeo da katoj, kamelo, ĉevalo, rano, strigo, urso, zebro, 2 (!
)korvoj, serpento, korvo, bovino, fiŝo, kuniklo, anaso kaj laŭdire oni vidis eĉ unu cikonion !
Vi certe rimarkis jam, ke en la ĝardeno estas ankaŭ kelkaj specialaj lokoj.
Kolektante la tie troviĝantajn literojn, vi tuj vidos, kion la gardisto diros al la lertaj detektivoj.
Ĉu vi estos tiuj detektivoj ?
Bonan serĉadon al ĉiuj !
Viajn solvojn sendu al la sekva adreso : monika Molnar, ecole de la grande Ourse, recrêtes 18, ch –2300 la Chaux –de –fonds, svislando.
–belege !
–entuziasmiĝis malkontentulido.
–ĉu vi scias kiu sendis al ni tiun ĉi belan enigmon ?
–jes, kompreneble mi scias.
Estas juna, 12 –jara knabo el svislando, kiu donis al ni tiun ĉi enigmon.
Lia nomo estas iseo mormile [prononcu : izeo Mormil ].
Dankon iseo !
Ni ne forgesos danki vian belan laboron.
–ni kuraĝigu ankaŭ niajn aliajn junajn amikojn pri kreado de enigmoj.
La plej bonajn ni premios kaj aperigos sur la paĝoj de juna amiko.
Se vi havas bonajn enigmojn, sendu ilin al la jam menciita adreso kaj ni esperu, ke vi havos bonŝancon.
–alveninte al la jarfino, restas nenio alia por ni ol bondeziri al niaj junaj amikoj, pere de la desegnaĵo de iseo : belajn festojn kaj ĝojan jarfinon al ĉiuj !
La kristnaska kanto de huron-indianoj.
En kanado la unua kaj la plej populara kristnaska kanto estas huron Carol (la kristnaska kanto de huron-indianoj ), verkita de franca misiito Jean de Brébeuf el kanada Québec-provinco (kebekio )en la jaro 1643.
Ĝi fariĝis preskaŭ kanada himno por ĉi tiu plej grava festo.
La teksto akordas al melodio de la 16- jarcenta franca kristnaska kanto “une Jeune Pucelle ”(juna fraŭlino ).
Ĝia originala indiana titolo estis “jesous Ahatonhia ”(jesuo naskiĝis )kaj estas ankaŭ konata per siaj unuaj vortoj : tio okazis dum vintra luno...
La indiana teksto estis tuj tradukita al la tiama simpla franca lingvo kaj poste ankaŭ al la angla.
Huronoj estas nomo de indiana gento, kiu vivis en kanado inter tri grandegaj lagoj : ontario, erie kaj huron.
En loko, kie unuaj eŭropanoj vivis harmonie kun indianoj, oni konstruis subĉielan muzeon (skanseno )kaj la vilaĝo estas hodiaŭ konservita same kiel ĝi aspektis antaŭ kvin jarcentoj.
Tio estas tre populara loko, nomata Sainte-marie among the Hurons (s-ta maria inter la huronoj ), kiun vizitas multaj turistoj, precipe dum somero.
Janusz kaj Paul Sulżycki hurona kristnasko estu kuraĝaj vi –homoj, ĉar jesuo naskiĝis.
Vidu, forflugis malbona spirito kiu nin sklavigis do ne aŭskultu ĝin pro tiu spirito koruptas nian menson.
Jesuo naskiĝis !
Sur la horizonto aperis nova stelo, kiu lumigas vojeton al remizo kie maria naskis jesuon.
Tri reĝoj sekvis la stelon, ili trovis la infaneton en trogo kaj alportis donacojn.
La reĝoj salutis etan jesuon kun estimo kaj vokis plenĝoje : jesuo naskiĝis !
Dia providenco kaŭzis, ke li alportas kompaton.
Do ni alvenis por laŭdi vian nomon, infano.
Kastoroj, la geniaj konstrubestoj !
La kastoro de kanado (castor Canadensis )faligas arbojn, ronĝante ilin je la bazo.
Kiam ĝi faligis sufiĉe da arboj, la kastoro dispecigas ilin en branĉoj.
Tiujn ĝi amasigas en rivereto por konstrui baraĵojn.
Tiel kreiĝas lago.
Meze de ĝi la kastoro konstruas sian branĉdometon.
Tie en la mezo de la lago ili estas protektitaj kontraŭ ĉiuj rabobestoj, ĉar tiuj ne povas eniri la subakvan pordon de la kabano.
Tio estas genia !
La kastoro konstruas sian baraĵon somere.
La familio laboras kune por amasigi la branĉojn, kiujn ili kovras per koto kaj ŝtonetoj.
Ili devas fini la laboron antaŭ la vintro, por povi tie kuŝiĝi kaj dormi la tutan vintron.
Nutrado.
Kion manĝas kastoroj ?
Ili nutras sin ĉefe per molaj arboŝeloj, sed ankaŭ per folioj, plantetoj aŭ branĉetoj.
En aŭtuno la kastoroj dehakas arbustojn, kiujn ili dispecigas en branĉoj.
Tiel la kastoroj amasigas stokon por manĝi la ŝelon de la branĉoj dum la vintro.
Ili plantas ilin en la koto sub la akvo proksime de la kabano.
La branĉoj elstaras de la akvo, do la glacio ne formiĝas tie, kaj la kastoro povas uzi tiun lokon por spiri.
Familia vivo.
La kastoroj vivas en grandaj familioj.
Gepatroj formas stabilajn parojn, kiuj kutime restas kune dum sia tuta vivo.
Pariĝado okazas sub la glacio en januaro aŭ februaro.
Gravedeco daŭras inter 103 kaj 120 tagoj.
Naskiĝas de unu ĝis ok idoj ĉiujare.
Kastor-beboj ricevas la patrinan lakton dum 7 ĝis 10 semajnoj.
Poste ili restas kun la familio dum du jaroj.
Kiam gepatroj forestas, la pli aĝaj idoj zorgas pri la etuloj.
Tiuj purigas ilian hararon, vartas ilin kaj alportas al ili manĝon.
La kastoroj estas nun en pli granda kvanto ol antaŭe, sed ili ankoraŭ bezonas protektadon !
Saluton, mi estas Samuel el svislando.
Mi kontribuas al juna amiko per la rubriko pri la naturo.
Mi volonte ricevos viajn petojn aŭ komentojn al mia adreso : samuel@noos.
Ch ĝis !
La abelistoj.
Jen teatraĵo, kiun luiza Carol verkis por la klaso en la bazlernejo Munkácsy Mihály en Pápa, hungario.
La 25- an de majo 2013 okazis ĝia prezento en la urba teatro.
(parko.
Aperas aro da gelernejanoj, minimume 3.
Ili estas adoleskantoj, sufiĉe altaj por ke oni povu konfuzi ilin kun plenkreskuloj.
Ili portas abelujojn kaj estas vestitaj per identaj abelistaj kiteloj.
Ili parolas unu post la alia aŭ samtempe, kelkfoje koruse, laŭ la reĝisora decido.
)gelernejanoj : jen taŭga loko.
Ĉi tie ni sidiĝu por manĝi.
Kiom bele !
Ha, ha !
Ĉiuj pensas, ke ni estas abelistoj !
Neniu rekonas nin !
Neniu povas plendi pri ni !
Vivu la libereco !
(ili sidiĝas kaj elprenas el la abelujoj manĝaĵojn.
Ili ekmanĝas kaj babilas intertempe.
)ni havos la tutan tagon por ĝui liberecon !
–brave !
!
Sed, se oni punos nin ?
Kial ?
Ni ne forŝtelis la abelujojn.
Ni mem faris ilin.
Sed, se oni punos nin, ĉar ni ne troviĝas nun en la lernejo ?
–ba !
Miaj gepatroj ne kutimas demandi ion ajn pri la lernejo.
–ankaŭ la miaj.
(subite ili flustras )sst !
S-ro t.
D.
!
Li alproksimiĝas !
S-ro t.
D.
?
!
Nu, li ne rekonos nin !
Li ne devas suspekti ion ajn.
Rapidu...
Forkaŝu la manĝaĵojn...
Provu aspekti kiel seriozaj abelistoj...
Forkaŝu ankaŭ la rubaĵon...
Kial ?
Veraj abelistoj ne malpurigus la parkon...
Brave !
Nun vi parolas samkiel s-ro t.
D.
!
Li nenion suspektos.
Li preterpasos sen rimarki nin...
Instruisto : saluton !
.
.
.
Pardonu min...
Ĉu eblas ekscii kion vi faras ?
Ĉu vi translokigas abelujojn ĉi tien en la parkon ?
Ĉu la abeloj ne estos ĝenantaj...
Gelernejanoj : ne, ne...
Tute neĝenontaj...
Ni translokigas nenion.
Ni nur ricevas lecionojn pri abelbredado.
–jes, jes !
Kompreneble !
Ni lernas kiel manipuli abelujojn, kiel surmeti kitelojn...
Lernejano a : mi instruas tiujn gejunulojn !
Mi estas la instruisto !
Instruisto : aha !
Do, vi ne havas abelojn ĉi tie...
Bone, bone...
(li malproksimiĝas, poste revenas.
)vidu, mi estas instruisto kaj tre ĝojus aranĝi instruan ekskurson kun mia klaso...
La gepatroj de miaj lernantoj delonge petas min...
Ili dezirus fari iun surprizan ekskurson kune kun siaj gefiloj kaj la instruistoj...
Ĉu vi komprenas ?
Hmmm...
Ili dezirus kunesti pli longe kun siaj gefiloj, pli bone ekkoni ankaŭ la instruistojn...
Ni de kelkaj tagoj pripensas, kiun ekskurson elekti.
Kaj nun, venis al mi subite la ideo, ke ekskurso al abelejo estus tre interesa.
Abeloj estas fascinaj estaĵoj, ĉu ne ?
Observi ilian vivon povas fariĝi tre interesa okupo, ĉu ne ?
Ĉu vi povus gvidi nin, sinjoro ?
Jen, tiu ĉi estas mia vizitkarto.
Bonvolu kontakti min por diskuti pri tio...
Ni pagos pro via helpo, kompreneble.
Lernejano a : pardonu...
Mi...
Ne havas tempon !
Tute ne povas...
Sed atendu !
Mi ja prenos la vizitkarton.
Mi havas konatulon, kiu ĝuste taŭgas por tiu afero...
Mi certas pri tio !
Instruisto : dankegon !
Ho, dankegon !
Lernejano a : li kontaktos vin !
Nun pardonu nin, ĉar ni estas okupitaj.
Instruisto : havu bonan tagon, do.
Ĝis !
(li foriras.
)gelernejanoj : (flustre.
)kio okazis al vi ?
Kial vi prenis lian vizitkarton ?
Lernejano a : kial ne ?
Mi donos ĝin al mia onklo.
Li estas abelisto kaj certe ĝojos pri tio.
Verŝajne li eĉ ne postulos monon.
Pensu iomete, kiom bone ni povus amuziĝi tiamaniere !
Gelernejanoj : –jes, jes !
Mi ŝatas ekskursojn !
Eĉ s-ro t.
D.
Estas kelkfoje agrabla...
Abeloj interesos nin !
–stultaĵoj !
Mielo interesos nin !
–bagateloj !
Gravas, ke niaj gepatroj...
Havis bonan ideon...
Gravas, ke okazos ekskurso !
–ho, ekskurso !
Baldaŭ okazos ekskurso !
Luiza Carol kavaliro en tigra felo.
Poemego el la mezepoka kartvelio.
Multaj landoj havas siajn naciajn poemegojn.
Pensu pri la finlanda kalevala, kiun vi povas legi en esperanto aŭ pri la Faust de Goethe [gete ]aŭ pri la dia komedio de dante Alighieri [aligjeri ].
Pensu nun pri malgranda lando, kartvelio.
Ĝi estas en kaŭkazo inter eŭropo kaj azio.
Kaj tamen en la mezepoka kartvelio oni avangarde havis reĝinon, kiu estis la ununura filino de la antaŭa reĝo.
Ĉi tiu filino estis tiom sukcesa regantino, ke oni, por substreki tion, uzis por ŝi la viran titolon “reĝo ”, kaj ankaŭ kromnomis ŝin “tamara la granda ”.
Temis pri tre bona periodo en la kartvela historio.
Unu el ŝiaj ministroj estis ŝota rustaveli, kiu estis ankaŭ poemisto kaj verkis poemegon en kiu oni parolas pri filino, kiu heredas la tronon de la patro.
Temas ĝuste pri “kavaliro en tigra felo ”.
En ĝi estas krome amaso da aventuroj de mezepokaj kavaliroj, kiuj kondutis tute same kiel la eŭropaj mezepokaj kavaliroj.
La malsameco rilate al la eŭropaj kavaliraj romanoj kuŝas en tio, ke la agado divolviĝas inter arabio, ĉinio kaj hindio, kaj ke la granda kulturo, je kiu la kartveloj turniĝas estas la islama.
Pensu nur pri la persaj poemegoj de tiu epoko.
Ili kompreneble estis katolikoj, sed parto de la rolantoj estas imagitaj araboj kaj multaj vortoj estas prenita el iu araba-persa kultura fono.
Ĝi estis eldonita en 1989 en la traduko de Zurab Makaŝvili, kiu dum granda parto de sia vivo laboris je tiu traduko.
Li kiom eble pleje fidelis al la originalo, kaj uzis 16- silaban versegon dividitan je du 8- silabaj duonversoj kun tre fiksita ritmoaranĝo.
Intertempe la tiama soveta eldonejo malaperis, Zurab mortis kaj la libro en esperanto elĉerpiĝis.
Ĉar estas tre malbone, se oni en esperanto ne povas legi mezepokajn kartvelajn poemegojn, nunaj kartvelaj esperantistoj, sub la gvido de nana Ĥizambareli rekopiis la tuton : 1582 kvarversajn strofojn.
Se iu pensas, ke la kartvela movado ne estas renaskiĝanta, oni pensu pli intense.
La tuta verko estas jam legebla rete ĉe http : //uea.
Org/vikio/index.
Php/ kavaliro_en_tigra_felo.
Ĉi tie ni prezentas parton de la unuaj 100 strofoj.
Pri la lingva revizio momente respondecas nur mi, kaj min oni riproĉu se necese.
Renato Corsetti [korseti ]rakonto pri araba reĝo Rostevano.
32.
Vivis en araba lando saĝa reĝo Rostevano, dio benis feliĉulon, kiu estis ne tirano, elokventa kaj bonkora, malestimis reĝ ’gloramon, multenombrajn trupojn havis li kaj ankaŭ fortan manon.
33.
Li edukis nur filinon, unusolan, veran ĉarmon, estis ŝi la lumigilo –suno inter astra svarmo.
Kiu vidis ŝin –tuj perdis la trankvilon kaj la kapon, por ŝin glori la saĝuloj devis havi parolarton.
34.
Tinatin ’–baptnomo ŝia, estis suna virgulino ; ne trovita estis edzo por la juna belulino.
Rostevan ’ne havis filon kaj li pensis : “la virino povas esti, kiel viro, ŝtata homo kaj reĝino ”.
35.
Rostevan ’vezirojn vokas kaj al ili tiel plendas : “tago mia jam foriras, do la nokto min kunprenas, kiam rozo forvelkinta en ĝardeno ne plu belas, baldaŭ sur la sama branĉo nova floro reaperas ”.
36.
“do mi mortos proksimtempe, maljuneco min jam venkas ; ja ne estas tio lumo, se mallumo ĝin malhelpas ; Tinatin ’–filino mia, leĝe tronon ŝi heredas ; kroni ŝin, mi, patro, volas, ĉar ŝi pli ol suno belas ”.
37.
La veziroj al li diris jenan flatan komplimenton : “frue estas, reĝa moŝto, lasi jam la testamenton ; kvankam velkas bela rozo, ni ne sentu malkontenton ; ĉu superi povas lunon astro sur la firmamento ?
”38.
“dume en ĝardeno via freŝaj rozoj bonodoras ; eĉ severa opinio via por ni ĉiam bonas, kaj se vi decidis tiel, estu, kiel vi ordonas : estas bona la reĝino, kiu sunon samvaloras ”.
39.
“kvankam estas ŝi virino –la devenon havas dian, ŝi scipovas la regadon en araba lando nia, kiel suno brilas faroj kune kun saĝeco ŝia, la geidoj de leonoj egalrajtaj estas ĉiam ”.
40.
Avtandil ’, Spaspeto estis fil ’de Amirspasalaro, svelta kiel la cipreso, bela kiel la stelaro.
Sed al li ankoraŭ mankis sur vizaĝo la hararo ; amis li la reĝidinon, ŝiajn ravajn okulharojn.
41.
Li suferis tre sekrete, sed li kaŝis amo –flamon ; dum foresto ŝia palis de junulo rozaj vangoj, post revido tiuj vangoj rericevis sian sangon ; pro turmentoj de la koro kompatinda estas amo.
42.
La kronadon de l ’filino poste Rostevan ’intencis, Avtandil ’ekĝojis multe, revi pri reĝin ’komencis, “mi nun vidos ŝin pli ofte, ”la junulo tiam pensis, “trovos mi la kuracilon, por sopiron mian venki ”.
43.
Poste Rostevan ’deklaris, ke la trono estas ŝia, “mia Tinatin ’heredos la araban kronon mian, kaj anstataŭinte sunon ŝi radios brilon sian, venu ĉiuj, venu vidi la reĝinon saĝan vian ”.
44.
Kaj kunvenis la araboj, granda nombro de la ĥasoj, Avtandil ’antaŭe iris –ĉefo de militistaroj, sekvis lin vezir ’sograto, la gvidant ’de nobelaro ; pri ortrono oni diris : “jen, la plej valora aĵo ”.
45.
Kaj la reĝo la filinon akompanis ĝojoplena, ŝin sidigis sur la tronon, ŝi silentis obeema, multekostan sceptron prenis kun rubeno lumludema, kapon de la belulino ekornamis krono gema.
46.
Retiriĝis ĉiuj kune, riverence ŝin adoris, benis reĝo la filinon, ĉiu la reĝinon gloris, belaj muzikiloj, flutoj kaj cimbaloj tie sonis, la reĝino klinis kapon kaj ŝi kaŝe multe ploris.
Malnova poeziofabeloj Elek Bendek la fernaza sorĉistino vivis foje malriĉega arbohakisto.
Sed li estis ja vere malriĉega : eĉ la haŭto sekiĝis sur la ostoj pro la terure longa malsatado.
Kaj ankaŭ liaj infanoj !
Jam knaradis iliaj ostetoj, kaj pro ĉiuj etaj ventmovoj ili falis de sur la piedoj.
Malĝojis la malriĉa arbohakisto, eĉ la koro preskaŭ ŝiriĝis vidante tiujn multajn, malsatantajn infanojn.
Ĉar ili estis ja multope, kiel la truoj en la kribrilo, eble eĉ pli je unu.
Foje jen, kion li pensis, kion ne, la malriĉulo –li metis sur la ŝultron sian hakilon, al siaj infanoj li diris nenion, kaj li foriris dehejme.
Kien li iras, tion li eĉ ne sciis, sed li forte decidis en si mem, ke ĝis tiam li ne trankvilos, ĝis la sorto iĝos pli bona.
Li iris, iradis tra montoj, tra valoj, kaj li eĉ ne haltis, ĝis li alvenis en arbaron.
Jam plene krepuskis la vespero, sed li ankoraŭ ne haltis.
Li stumbladis pli kaj pli antaŭen en la densa ĝangalo, sed verdire ĝi neniam montris siajn longon aŭ vaston.
Egale –li pensis –, li jam ne haltos, eĉ se tiu arbaro daŭros ĝis la mondofino.
Tamen foje malforta helo ĵetiĝis sur lian vojon.
Li haltas, poste denove li ekiras en la direkto al la helo.
Li iris, li iris, kaj baldaŭ li ekstaris antaŭ dometo.
El ties fenestro venis la helo.
Li ne longe pensadis, li enpaŝis la dometon.
Eĉ tio ne ĝenus lin, se mem la diablo loĝus en ĝi.
Sed jes ja, li trovis eĉ ne unusolan animon tie.
La tablo estis bele primetita, manĝaĵo-trinkaĵo abundis sur ĝi, ankaŭ la lito estis malfermita por dormi, sed vane li traserĉis ĉiun etan parton de la ĉambro, li trovis eĉ ne unusolan animon.
"se neniu estas, do neniu estas "–li diris en si mem.
Li sidiĝis ĉe la tablo kaj manĝis, kiel li nur povis.
Prefere li satiĝu almenaŭ unufoje en la vivo !
Li ja satiĝis, kiel sakfluto.
Li havis ankoraŭ pipon da tabako, li bruligis ĝin, kaj li nur fumis, kiel kameno.
Abrupte jen, kion li vidas ?
Granda nigra kato sidas antaŭ li sur la tablo.
Sed jam pri tio miris la maljunulo.
Li ja ne povis imagi, kiel povis veni antaŭ lin tiu malbela, nigra besto.
Ĉar ĝi estis malbela, kiel la melhela nokto.
Li ĝuste volis jam forpeli ĝin, sed ĝis li decidis, la kato jam malaperis de sur la tablo, kvazaŭ ĝin englutus la tero.
–hm !
Tian miraklon mi neniam vidis –grumblis la malriĉulo.
–kiam ĝi venis, ankaŭ tiam mi ne rimarkis ĝin, kiam ĝi foriris, ankaŭ tiam ne.
Verŝajne mi venis en la domon de diabloj.
–vi pensas prave, malriĉulo –ekvoĉis iu ĉi-momente –, vi venis en la domon de diabloj.
Sed nun jam vere ektimis la malriĉulo.
Jen-jen, tie staras antaŭ li malbelega maljunulino, kies nazo estis el pura fero, kaj ĝi estis tiel longa, ke ĝi frapis la teron.
Sed rebruis la tero, kiam la nazon ŝi batadis al ĝi !
Ektimis vere la povra arbohakisto.
Ne sufiĉas, ke ankaŭ ŝin li ne vidis, kiam ŝi enpaŝis, sed ŝi divenas eĉ liajn pensojn.
–vi prave pravas, malriĉulo –daŭrigis la maljunulino –, mi estas la fernaza sorĉistino, patrino de la reĝo de diabloj.
Do, vi alvenis ĉi tien, en mian domon.
Jes ja, vi venis en bonna lokon !
Tuj alvenos ankaŭ mia filo kaj kunportos vin en la inferon.
Petegis la malriĉulo, hu, treege li petegis, ke ŝi ne portigu lin en la inferon, kio okazos al liaj malsatantaj infanoj ?
–hm –diris la fernaza sorĉistino –, tion vi povas eviti nur se vi kunportos min en vian landon.
Jes ja, tio mankis ankoraŭ aldone !
Nun jam tiel ektimis la maljunulo, ke li preskaŭ mortis.
–jes ja, tutcerte, se vi forportos min.
Vi ne havas edzinon, mi mem estos via edzino, kaj vi vidos, kiel bone mi prizorgos viajn infanojn.
Mi banos ilin en lakto-butero, kaj per fenditaj bastonoj mi ŝmirados ilin.
Kion povis fari la malriĉulo, li devis akcepti la deziron da la fernaza sorĉistino.
Unue ili flankosakon plenŝtopis per ĉiaspecaj bonaj manĝaĵoj, alian sakon per oro kaj arĝento, la du sakojn ili metis sur azenon, kaj ili ekiris al la vilaĝo de la malriĉulo.
Ili marŝis jam tutan tagon.
Kaj tiam ili haltis en la mezo de arbaro.
Ili prenis la sakon kun la manĝaĵo, kaj ili manĝis, drinkis, ili festenis.
Ili manĝis, ili drinkis, ĝis fine la fernaza sorĉistino ekhavis kapturniĝon pro la multa vino.
Ankaŭ la malriĉulo ne bezonis havi pli, li prenis sian hakilon, kaj li batis sur la nazon de la sorĉistino tiel, ke ĝi tuj rompiĝis disduiĝe.
Ekveegis la sorĉistino, sed post la rompiĝo de la nazo perdiĝis ankaŭ ŝiaj fortoj, ŝi eĉ moviĝi ne povis en la kuŝado.
Sed ŝia nazo bruis tiel terure, eĉ terurege, ke ektremis la arbaro, kaj la sono aŭdiĝis malsupren ĝis la infero.
–tju –kriis la reĝo de diabloj –, iu derompis la nazon de mia patrino !
Ek !
Kaj li kuris el la infero, kvazaŭ iu elprenus liajn okulojn.
Sed dume ankaŭ la malriĉulo ne gapis senfare.
Li prenis la sakon kun oro de sur la azeno, kaj kuris ankaŭ li, kiel nur servis la kruroj.
Li aŭdis, ke la reĝo de diabloj kriadas post li : –rerigardu, he, malriĉulo !
Rerigardu, vi ne bedaŭros !
Sed li havis saĝon, kaj li ne rerigardis.
Sekve neniel atingis lin la reĝo de diabloj, ĝis la malriĉulo atingis sian propran korton.
–hop, vi estas kaptita –kriis la reĝo de diabloj -, vi murdisto !
Nun vi mortos per morto de plej terura morto !
–lasu min –kriis la malriĉulo -, ĉar mi estas la reganto ĉi tie !
Sed la diablo ne lasis lin.
Li tiris lin reen.
Subite pro la granda bruo elkuris ĉiuj infanoj de la malriĉulo.
Ili ekĝojis, ho kiel tre ili ekĝojis !
Ili pensis, ke la patro alportis la diablon, kaj tial, por ke ili manĝu lin !
Ili ĉiuj kriegis la samon : –al mi la diablon !
Al mi !
–ĉiu el ili sola volis manĝi lin.
Aj, ektimis pro tio la diablo terurege !
Neniam en la vivo li vidis tiel multe da infanoj de unusama patro.
Eĉ la duono de tio ne estas ŝerco !
Tiuj inunde multaj, malsataj infanoj forvoros lin tuj, eĉ ereto ne restos el li.
Kaj nun jam la diablo petegis al la malriĉulo, ke li lasu lin libera.
–adiaŭ –diris la malriĉulo –, restu seka ĝis la akvo !
La reĝo de diabloj kuris, kiel la ŝtormo, li ne kuraĝis eĉ rerigardi.
Kvankam ankaŭ la malriĉulo kriegis sufiĉe : –rerigardu, he, diablo !
Rerigardu, vi ne bedaŭros !
Sed neniel tiu rerigardis.
La malriĉulo poste eĉ ne menciis la malĝojon.
El la flanksako da oro-arĝento li iĝis riĉulo, kaj ekde tiam ili vivis jam kiel fiŝoj en la akvo.
Nu tiel, jes ja !
Ili eĉ nun vivas, se ili ne mortis.
Esperantigis imre Szabófabeloj.
Hans Christian Andersen.
Malbonkonduta knabo.
Estis iam maljuna poeto, efektive bona maljuna poeto.
Unu vesperon, kiam li sidis hejme, ekstere fariĝis terura malbonvetero ; forte pluvegis, sed la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno, en kiu brulis fajro kaj rostiĝis pomoj.
"sur la malfeliĉuloj, kiuj en ĉi tiu malbona vetero estas ekstere, ne restos eĉ unu seka fadeno !
", li diris, ĉar li estis bonkora poeto.
"ho, malfermu al mi !
Estas al mi malvarme kaj tiel malseke !
"subite vokis ekstere malgranda infano.
Ĝi ploris kaj frapadis je la pordo, dum la pluvo faladis torente kaj la ventego furiozis ĉe ĉiuj fenestroj.
"ho, malfeliĉa estaĵo !
"diris la maljuna poeto kaj leviĝis, por malfermi la pordon.
Tie staris malgranda knabo ; li estis tute malseka, kaj la akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj.
Li tremis de malvarmo ; se li ne estus enirinta, li certe pereus en la malbona vetero.
"vi malgranda knabo !
"diris la maljuna poeto kaj prenis lin je la mano.
"venu al mi, mi jam varmigos vin !
Ankaŭ vinon kaj pomon vi ricevos, ĉar vi estas belega knabo !
"tia li efektive estis.
Liaj okuloj aspektis kiel du helaj steloj, kaj kvankam el liaj haroj fluis la akvo, ili tamen estis tre ĉarme krispaj.
Li aspektis kiel malgranda anĝelo, sed li estis pala de malvarmo kaj tremis per la tuta korpo.
En la mano li tenis belegan pafarkon, kiu tamen estis tute difektita de la pluvo ; la koloroj de la belaj sagoj tute intermiksiĝis pro la malseka vetero.
La maljuna poeto sidiĝis denove ĉe la forno, prenis la malgrandan knabon sur la genuojn, elpremis al li la akvon el la haroj, varmigis liajn manojn en siaj propraj kaj kuiris por li dolĉan vinon.
Tiam la knabo refortiĝis, ricevis ruĝajn vangojn, saltis malsupren sur la plankon kaj komencis danci ĉirkaŭ la maljuna poeto.
"vi estas gaja knabo !
"diris la maljunulo.
"kia estas via nomo ?
""mi estas nomata amoro !
"li respondis ; "ĉu vi min ne konas ?
Jen kuŝas mia pafarko.
Per ĝi mi tre bone pafas.
Rigardu, nun la vetero ekstere fariĝas denove bona ; la luno lumas !
""sed via pafarko estas difektita !
"diris la poeto.
"tio estus malbona !
"diris la malgranda knabo, kaj li prenis la pafarkon kaj esploris ĝin.
"ho, ĝi estas jam seka, kaj ĝi tute ne difektiĝis.
La tendeno estas tute en ordo ; nun mi ĝin elprovos !
"kaj li streĉis la pafarkon, metis sur ĝin sagon, ekcelis kaj pafis al la maljuna bona poeto rekte en la koron.
"nun vi povas vidi, ke mia pafarko ne estis difektita !
"li diris, laŭte ekridis kaj forkuris.
La malbona knabo !
Tiele pafi sur la maljunan poeton, kiu tiel afable akceptis lin en sian varman ĉambron, estis tiel bona por li kaj donis al li tiel belan vinon kaj plej bonan pomon !
La bona poeto kuŝis sur la planko kaj ploris, li estis trafita rekte en la koron.
"fi !
"li diris, "kia malbonkonduta knabo estas tiu amoro !
Al ĉiuj bonaj infanoj mi tion rakontos, por ke ili povu gardi sin kontraŭ li kaj por ke ili neniam ludu kun li, ĉar li farus al ili nur malbonon.
"ĉiuj bonaj infanoj, knabinoj kaj knaboj, al kiuj li tion rakontis, efektive estis singardaj kontraŭ la malbona amoro, sed li tamen superruzis ilin, ĉar li estas tre lerta kaj ruza.
Kiam la studentoj venas de la lekcioj, li iras apud ili, en nigra redingoto kaj kun libro sub la brako.
Ili ne rekonas lin kaj tial enlasas lin en sian mezon, ĉar ili pensas, ke li ankaŭ estas studento ; sed tiam li traboras al ili la bruston per sia sago.
Kiam la knabinoj venas de la predikisto kaj kiam ili staras en la preĝejo, li ankaŭ ĉiam estas malantaŭ ili.
Jes, en ĉiuj tempoj li estas malantaŭ la homoj.
Li sidas en la granda lustro en la teatro kaj lumas tre hele ; homoj pensas, ke tio estas lampo, sed poste ili rimarkas, ke tio estis io alia.
Li kuradas en la reĝa parko kaj sur la remparoj ; li iam pafis eĉ vian propran patron kaj Vrian propran patrinon rekte en la koron.
Demandu ilin, kaj vi aŭdos, kion ili diros al vi.
Jes, tio estas malbona knabo, tiu amoro, neniam havu ian aferon kun li.
Malantaŭ ĉiuj homoj li aperas.
Prezentu al vi, li iam pafis sagon eĉ en la maljunan avinon.
Estas vero, ke de tiam pasis jam multe da tempo, sed ŝi neniam tion forgesas.
Fi, la malbona amoro !
Sed nun vi lin konas ; rimarku, kia malbonkonduta knabo li estas !
Tradukis l.
L.
Zamenhof.
La fabelon vi povas aŭskulti ĉe www.
Stacio.
Eu/fabelojfabeloj la fratoj Grimm.
Maljuna avo kaj nepo.
Estis iam viro maljuna kiel la mondo.
Liaj okuloj ne vidis klare, surdaj estis la oreloj kaj la genuoj tremis.
Kiam li sidis ĉe la tablo, li apenaŭ povis teni la kuleron, disverŝis supon sur la tablotukon, kaj eĉ iafoje ĝi refluis el lia buŝo.
Tio estis abomena por lia filo kaj bofilino, kaj fine ili sidigis la maljunulon en angulon post la forno, kaj donis al li manĝaĵon en argila pladeto kaj neniam sufiĉe ; li malĝoje rigardis al la tablo kaj liaj okuloj fariĝis malsekaj.
Foje liaj tremantaj manoj ne povis teni la pladeton, ĝi falis teren kaj rompiĝis.
La juna virino insulte lin riproĉis, li diris nenion.
Oni aĉetis al li lignan pladeton por kelke da heleroj, kaj de tiu tempo li devis manĝi el ĝi.
Foje kiam ili sidis en la ĉambro, ili vidis, ke la kvarjara nepeto kunmetas sur la planko lignajn tabuletojn.
Kion vi faras ?
Demandis la patro.
Mi faras trogeton, respondis la infano, el ĝi manĝos paĉjo kaj panjo, kiam mi estos granda.
La geedzoj momenton rigardis unu la alian, ekploris kaj tuj ili alkondukis la avon al la tablo.
De tiu tempo ili manĝis kune kun li kaj ne riproĉis lin, se li iom disverŝis.
Tradukis kabe.
La fabelon vi povas aŭskulti ĉe www.
Stacio.
Eu/fabeloj Hans Christian Andersen estis dana verkisto, kiu famiĝis ĉefe pro verkado de fabeloj.
Liaj fabeloj kaj rakontoj (sume 156 )estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis ankaŭ multajn teatraĵojn, filmojn kaj baletojn.
La fabelojn de Andersen, kiuj aperis libroforme en kvar volumoj, tradukis al esperanto l.
L.
Zamenhof.
La fratoj Grimm.
La fratoj Jakob kaj Wilhelm Grimm estis germanaj juristoj kaj lingvosciencistoj.
Ili kolektis kaj eldonis popolajn fabelojn kaj historiojn.
En esperanto aperis elektitaj fabeloj de fratoj Grimm (1906 ), kiujn tradukis el la germana lingvo kabe (kazimierz Bein, 1872 –1959 ).
Małgosia Komarnicka.
Ekamu matematikon.
En la pasinta numero vi jam konvinkiĝis, ke matematiko estas uzebla.
Ĝi ja permesas kalkuli, ĝi instruas logikan pensadon kaj kreas nian imagon.
Preskaŭ ĉiuj kampoj kunligas sin kun matematiko kaj tial oni diras, ke matematiko estas la reĝino de la sciencoj.
Laŭ galileo Galiei “matematiko estas la alfabeto per kiu dio skribis la mondon ”.
Bedaŭrinde, sed konstante plimulto de lernantoj ne ŝatas matematikon.
Tion provas ŝanĝi Bardhyl Selimi, la sekretario de la albana esperanto-instituto, la sekretario de albana ilei-sekcio, eluzante sian pli ol 40- jaran sperton en instruado.
Li skribis tre interesan libron „amuziĝu per matematiko ”.
Laŭ ĝi mi provos proksimigi amuzan bildon de matematiko.
Mi invitas ĉiujn, tiujn, kiuj ŝatas kaj tiujn, kiuj ne ŝatas matematikon, ĉeesti en la lecionoj de matematiko kun juna amiko.
Bonvolu tralegi la matematikajn taskojn kaj provu solvi ilin.
Sekve komparu viajn solvojn kun la solvoj proponitaj de Bardhyl.
Ne ĉagreniĝu se la tasko estas tro malfacila.
Sur la paĝo 38 vi trovos solvojn de ĉiuj taskoj.
La unua tasko : dividu sep panojn por ok personoj egalmaniere kaj per minimume da tranĉoj, t.e. Kun maksimuma ŝparado.
La dua tasko : oni rakontas ke la rusa oficiro Lermontov, samtempe poeto kaj amanto de algebro, estis iam dislokigita kun la taĉmento ie profunde en siberio.
Dum iu malvarma vintra vespero, en la kabano de la oficiroj, li proponis al la kolegoj la jenan problemo-ludon : “pripensu nombron kaj tenu ĝin kaŝe de mi, multipliku ĝin per si mem, subtrahu de la produkto la kvaroblon de la pripensita nombro, kaj poste aldonu kvar.
Nun diru al mi la finan rezulton.
Mi povas diveni, kiun nombron vi estas pripensinta dekomence !
”kompreneble la serĉata nombro estas certe 3.
Kial ?
Vidu la solvon.
La oficiroj ege miris pro ĉi tiu “lerteco ”, eĉ “magiaĵo ”de la juna Lermontov.
La tria tasko : Ĵan kaj Pjer mensogas la tutan tempon.
Ĵan diras al Pjer : kiam mi ne mensogas, ankaŭ vi ne mensogas.
Pjer respondas : kiam mensogas mi, ankaŭ vi mensogas.
Ĉu eblas ke dum ĉi tiu konversacio unu mensogas dum la alia ne ?
(la solvoj estas sur la p.
38.
)la lecionon kun helpo de Bardhyl Selimi preparis Małgosia Komarnicka.
[bardhyl Selimi „amuziĝu per matematiko ”, tirano 2009, ].
Vortklarigoj.
Laŭvice : ĉagreni –elvoki malgajon ; dislokigi –meti en iujn lokojn ; multipliki –multobligi ; egalaĵo –identaĵo : a = b ; frakcio –ono ; apliki –uzi en la praktiko ; plenumiĝi –realiĝi ; aserto –firma certigo pri io.
Solvoj el la p.
26 la unua tasko : por solvi ĉi praktikan taskon nin helpas la operacioj kun frakcioj.
Tiel ni povas skribi 1⁄2 +1/4 + 1/8 = 7/8.
Ĉi egalaĵo sugestas nin ke kvar panojn ni dividu po duone, du panoj po kvarone kaj unu panon po okone.
Kompreneble egalmaniere.
Tiel formiĝas samgrandaj porcioj por ok personoj helpe de entute nur 4 + 3 + 7 = 14 tranĉoj.
Ĉiu alia maniero postulus pli da tranĉoj.
Provu se vi volas !
.
La dua tasko : Lermontov aplikis la konatan egalaĵon (x+2 )2 = x2+4x+4.
38 /juna amiko de nia revuo estos konata tasko por li, kaj teknike, kaj grafike, kaj enhave.
Juna amiko ne estas la tasko de ununura persono.
Aro da kunlaborantoj regule liveras artikolojn, kantojn, desegnaĵojn.
Plie novaj personoj anoncis sin por kunlabori.
La tasko de stano estos estri tiun orkestron.
En tiu skipo kelkaj personoj havas regulan rubrikon, kvazaŭ kronikon, aliaj liveras foje artikolon unikan.
Mi jam ekrilatis kun tiuj valoraj helpantoj por nutri ilian motivigon : ni bezonas, bezonos ilin pli kaj pli en la venontaj monatoj kaj jaroj.
Juna amiko estas tre grava ilo por la ligo, por la instruistoj, por la lernantoj.
Ni planas eldonon de kvar numeroj jare ekde 2014.
Temas pri papera revueto.
Jam ideoj naskiĝis pri retaj ekzercoj en ligo kun iu artikolo, pri kunlaboro kun famaj retejoj por lernantoj...
Ni devas kaj pluvivteni la revuon kaj labori per modernaj metodoj ; nur tiel ni sukcesos kontentigi la nuntempajn abonantojn, sed ankaŭ akiri novajn abonantojn.
La abono kostas € 16 (b-landoj 11 ), kaj estas rabato ekde 3 ekzempleroj.
Donacu abonon al viaj familianoj, konatuloj, varbu kaj kontribuu !
Mendilo troviĝas sur nia retejo ilei.
Info.
Mireille grosjean, prez.
De ilei la rezultato estas plena kvadrato.
Se tiu kvadrato estus 25, ni trovas la duan radikon kiu estas 5 kaj subtrahas de ĝi 2, do 5 - 2 =3.
Kompreneble la serĉata nombro estas certe 3.
La tria tasko : ni notu per j la aserton “ĵan mensogas ”kaj p la aserton “pjer mensogas ”.
Ĵan diris al Pjer “se j ne estas vera, tiam ankaŭ p ne estas vera ”, Pjer respondis “se plenumiĝas p, tiam plenumiĝas ankaŭ j ”.
Do ĉi asertoj notas ke apenaŭ eblas plenumiĝi samtempe p kaj j.
Tio estas, ilia senco identas.
Tial ambaŭ Ĵan kaj Pjer estas dirintaj la veron aŭ ambaŭ estas mensogintaj, alia ebleco ne ekzistas.
Mariana Genĉeva.
Tria renkontiĝo.
Grupo de lernantoj kaj instruistoj el la lernejo “canko Cerkovski ”en la urbo polski Trambeŝ, bulgario, revenis hejmen post la vojaĝo al italio.
La grupo partoprenis de la 13- a ĝis la 22- a de oktobro 2013 en la tria laborrenkontiĝo kadre de la projekto Komenius –partnereco inter la lernejo “la diversaj profesioj –transformi la provokojn en la eblon realigi siajn revojn ”.
En la itala urbo Lucca ili renkontiĝis kun reprezentantoj de la aliaj kvar lernejoj de la projekto el italio, rumanio, litovio kaj germanio.
La projekto estas financata de eu per 20.
000 eŭroj por ĉiu partoprenanta lernejo.
La laborlingvo de la projekto kaj la lingvo de la komunikado estas esperanto.
La laborprogramo de la semajno inkluzivis renkontiĝon kun vera napola picisto, kiu malkovris antaŭ la lernantoj kaj la instruistoj la sekretojn de sia laboro, viziton al la firmao por reciklado kaj farmbieno de bovinoj, kie oni vidis kiamaniere estas prilaborata la lakto.
Sekvis gustumado de jogurto, fromaĝo kaj la itala freŝa fromaĝo mocarelo, preparitaj de la dommastroj.
La lernantoj kune ellaboris panelojn pri siaj landoj, konkuris en la kvizo “kion mi scias pri la profesio de...
”, kaj diskutis laŭ la temo “kiaj estas la eblecoj trovi la deziratan laborlokon en la aliaj landoj de eu ”.
Ili havis la eblecon plibonigi siajn sciojn pri esperanto –la lingvo de la interkomunikado, sub la gvido de la instruistoj Gražina Opulskienė, Christof Krick kaj mariana Genĉeva.
De la ronda tablo “en kiuj univer­ sitatoj mi povas lerni, se mi volas daŭrigi mian studadon eksterlande ”ili komprenis, ke oni rajtas elekti inter ĉiuj universitatoj en la landoj de eu, se oni deziras tion kaj estas pretaj multe lerni.
Krom la lernado kaj multaj taskoj la lernantoj havis la eblecon konatiĝi kun la historio de italio, vizitis la belegajn urbojn Lucca, Viaregho, florenco, piso kaj romo.
Kaj ili scias, ke iam ili denove revenos al italio, ĉar tie jam atendos la novaj geamikoj !
Ewa Kukielka.
Dolĉa salo.
La 12- an de julio grupo de sep gejunuloj el Góra, pollando, akompanataj de du instruistinoj, lidia Nowak kaj Lucyna Sozanska, venis al Sieber, la urboparto de Herzberg, por partopreni en somera arbara lernejo, jam la 8- a internacia renkontiĝo de gejunuloj el Herzberg kaj ĝia pola partnerurbo Góra.
Dum la tuta semajno la grupo de la polaj kaj germanaj 12- ĝis 18- jaruloj matene kune lernis esperanton, posttagmeze sportumis, vizitis naĝejon, promenis en la pitoreska ĉirkaŭaĵo de Sieber, ludis, dancis kaj kantis.
En la programo estis komuna grimpado al granda bulbo (großer Knollen ), la plej proksima monto, de kies turo oni povas admiri la neforgeseblan pejzaĝon de Harz-montaro, kun la sube kuŝantaj vilaĝoj kaj urbetoj.
Al ĉiuj plaĉis ankaŭ ekskursoj al Torf Haus, Goslar kaj Göttingen, kun vizito de la granda universitata biblioteko.
La artan programon pliriĉigis eksterlandaj gastoj, ĉi-jare partoprenantaj en ilei-konferenco, kiu okazis samtempe en Sieber.
Tiel la partoprenantoj de salo havis la eblecon lerni japanan kaligrafion, tradician galegan kanton, ekkoni kutimojn nepalajn kaj kubajn, sed kio pleje gravas, la tutan tempon ili ankaŭ lernis unu de la alia, kaj rekte spertis, ke eblas esprimi en esperanto ĉion, pri kio oni volas paroli kun siaj samaĝuloj el alia lando.
En multaj okuloj estis larmoj, kiam la buso de la pola grupo ekveturis de la parkejo ĉe Haus diana, kie kune loĝis la gejunuloj, por veturigi ilin hejmen.
La vizitantoj deponis en la Herzberga kastelo pentraĵojn de du lokaj pentristinoj el Góra, inter aliaj de Lucyna Sozanska, kiu akompanis la grupon.
La ekspozicion oni povos admiri ekde septembro, kadre de la 20- jara jubileo de la ĝemelurba kunlaboro inter Herzberg kaj Góra.
Dima Ŝevênko.
Sukcesa bet - 49.
Bet estas tradicia aranĝo, tamen la ĉi-jaraj, 49- aj baltiaj esperanto-tagoj, kiuj okazis en la urbo Utena, iusence elstaris.
En bet - 49, kiu okazis en pitoreska laga regiono de litovio, partoprenis pli ol 200 esperantistoj el dekoj da landoj.
Dum ĝi viciĝis multaj por e-movado seriozaj programeroj, sed ankaŭ ne mankis riĉega distra programo.
Aparte menciindas la bone organizita ekskursa tago.
Kadre de la tuttaga ekskurso la partoprenantoj ĝuis plurajn historiajn kaj naturajn vidindaĵojn de la regiono kaj gustumis lokajn tradiciajn manĝojn.
Mi jam menciis, ke la programo estis riĉa.
Jen kelkaj eroj : Aleksandr Korĵenkov havis serion de prelegoj pri historio de esperanto, petras Čeliauskas prelegis pri la litova lingvo, Margarita Želve prelegis pri la esperanto-poetino Ljudmila Jevsejeva, mikaelo Bronŝtejn pri Puŝkin, anna Striganova pri fabeloj, stano Marĉek pri la rekta metodo, mi pri la eldonejo impeto, interretaj kaj komputilaj aferoj.
La kerno de la sukceso de bet - 49 estis la organiza teamo.
Ĝi funkciis la tutan periodon de la renkontiĝo vere senriproĉe.
Bet estas aranĝo ne nur aplika, sed ankaŭ instrua.
Diversnivelaj esperanto-kursoj, kiujn gvidis la spertaj profesiaj instruistoj stano Marĉek, mikaelo Lineckij kaj Svetlana Smetanina, pruvis tion.
Rilate la artan programon, ĝi estis tre altnivela.
Profesiaj litovaj ensembloj senĉese ĝojigis kaj dancigis la partoprenantojn.
Krom la lokaj naciaj ensembloj koncertis multaj konataj esperantaj kantistoj : la grupo Asorti, mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Berce, Solotronik, mikaelo Povorin kaj aliaj.
Konklude mi opinias, ke la sperto de bet - 49 povas esti utila ankaŭ por organizantoj de aliaj esperanto-aranĝoj (eĉ la universala kongreso ), ĉar ĝi montras, ke la esperanto-movado ne nur vivas, sed ankaŭ progresas.
Katarína Nosková.
Ses en slovakio.
La 7- a somera esperanto-studado okazis en la slovakia urbo Martin, de la 12- a ĝis la 20- a de julio 2013.
Atentema observanto malkovris novaĵojn kaj en la prepara etapo kaj dum la aranĝo mem.
Post du jaroj la aranĝo translokiĝis al pli montara regiono.
La celo estis konatigi la vizitantojn kun la belaĵoj de nia naturo, kion ne eblas plene atingi sen viziti la plej konatan montaron Tatry.
La aŭspicion transprenis la urbestro andrej Hrnčiar, la prezidanto de la regiono juraj Blanár kaj ankaŭ la ministro de edukado, scienco, esplorado kaj sporto Dušan Čaplovič, kiu verkis alparolon por la programlibro kaj finance subtenis la aranĝon.
La urbo Martin iĝis oficiala partnero de ses.
Venis 230 homoj el 27 landoj, plejparte eŭropanoj.
Lanĉita estis la nova propra retejo http : //ses.
Ikso.
Net.
La “verdan rabaton ”por la senvianda manĝo, kiu kaŭzis ardajn diskutojn en esperantio, fine utiligis pli ol du trionoj de la partoprenantoj (69 %).
La kadra programstrukturo restas simila kiel dum la pasintaj jaroj.
Antaŭtagmeze instruado en dek klasoj (po du klasoj en kvin niveloj ), posttagmeze prelegoj, ekskursoj, sportumado, vespere koncertoj...
Ĝisnokte funkciis trinkejo, apude en pli trankvila loko gufujo.
La internacia vespero malkovris kaŝitan talenton : la kantadon de Carsten (kaŝi )el germanio oni tuj ekŝatis kaj rapide aperis en la interreto video-registraĵo sub la titolo esperanto havas talenton.
El neesperantistaj artistoj venis kanti la roka slovaka grupo Peter Bažík & s.
H.
O.
P kun du kantoj en esperanto.
La koncerto estis malfermita ankaŭ al la ekstera publiko.
Venis koncertumi la familia duopo Ĵele, la germana plurtalenta Johannes, la itala bardo Manŭel, la egea Jonny m, la litova virtuoza Asorti kaj la sveda populara bando la perdita generacio.
En 2014 vi povas plani vian feriadon en la sama dato kiel ĉi-jare : ses okazos (12- 20 julio )en nitra, slovakio, tuj post la eeu-kongreso en la kroata urbo Rijeka.
Kaj se slovakio tro foras por vi, ne malesperu –en 2014 (de la 17- a ĝis la 25- a de aŭgusto )okazos la unua ses en rusio, proksime al la ĉefurbo moskvo, je nur 20- minuta vojaĝo de la internacia flughaveno ŝeremetjevo.
Renée Triolle.
Survoje al lernejo.
Eble vi ne ŝatas iri al la lernejo.
Eble vi ne pensas, ke vi estas bonŝanca : en via lando ĉiuj infanoj lernas legi kaj skribi.
Ĉu vi scias, ke en multaj landoj ne estas facile iri al la lernejo ?
En nova franca filmo “survoje al la lernejo ”ni konatiĝas kun infanoj, kiuj malgraŭ la malfacilaĵoj fieras iri al la lernejo.
La filmisto nomiĝas Pascal Plisson /paskal plison /, li filmis verajn infanojn en veraj kondiĉoj.
Jen Jackson, li loĝas en afriko, en Kenio.
Li ne iras, li kuras 15 kilometrojn ĉiutage al la lernejo !
Li forlasas la domon tre frue, je la 5h30 ; li kaj lia fratino salome portas pezan sakon kun akvo.
Kaj...
Ili renkontas danĝerajn elefantojn !
Tamen, la gefratoj plu kuras al la lernejo por ne malfrui : hodiaŭ Jackson devas levi la flagon, li estas tre fiera kaj tiel li dankas la landon pro la donaco (instruado ).
Jen Zahira : ŝi estas knabino, ŝi loĝas en la montaro, en maroko.
La lernejo estas malproksima, je 22 km.
La vojo estas roka, doloras la piedoj.
Zahira iras lunde matene kun siaj du amikinoj.
Kiam ili atingas ĉefan vojon kaj petveturas, la veturiloj ne haltas : neniu volas akompani ilin al la urbo, ĉar knabinoj, en islama lando, ne devas viziti lernejon !
Sed Zahira estas bonŝanca : ŝiaj gepatroj subtenas kaj helpas ŝin.
Ŝi portas vivantan kokinon en sako kaj ŝi interŝanĝos ĝin en la bazaro kontraŭ manĝaĵo.
Dum la semajno ŝi loĝas en la lernejo.
Kiam ŝi alvenas al la lernejo, ŝi estas malpura kaj devas ŝanĝi la vestaĵon !
Jen carlito.
Li loĝas en la plej suda parto de argentino, en patagonio.
Li ne iras sed rajdas al la lernejo kun sia juna fratino Micaela.
La fratineto ŝatus konduki la ĉevalon, sed la patrino malpermesis : estas tro danĝere !
Antaŭ ol forlasi la domon carlito helpas sian patron zorgi pri la ŝafoj kaj ŝafidoj.
Ankaŭ li rajdas preskaŭ du horojn al la lernejo !
La lasta nomiĝas Samuel kaj li vivas en hindio, ĉe la maro.
Li estas handikapito en rulseĝo.
Matene la patrino masaĝas lin, la masaĝoj estas dolorigaj, sed Samuel esperas, ke iam li povos stari kaj paŝi.
Liaj du fratoj, Gabriel kaj Emmanuel, tiras kaj puŝas la rulseĝon, kiun la patro mem fabrikis.
Ili tiras kaj puŝas dum pli ol unu horo, ne estas asfaltita vojo, la pneŭo krevas, sed bonkora laboristo ĝin riparas.
Kiam Samuel atingas la lernejon, liaj amikoj tuj helpas lin.
Ekde nun, kiam vi ne tro volonte iros al la lernejo, pensu pri tiuj infanoj, kiuj en aliaj partoj de la mondo bezonas kuraĝon kaj obstinon por fronti la malfacilaĵojn, ĉar ili havas la celon : lerni !