Tri viroj en boato - Verkis Jerome K. Jerome


Jerome K. Jerome
Tri viroj
en boato
(sen mencio pri la hundo)
I N K O
kun ilustraĵoj de Bogdan Grom
El la angla tradukis
G. Badash
Redaktis kaj parte novtradukis
Margaret Munrow
e LIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-065-1
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
DECEMBRO 2000

Antaŭvorto La ĉefa beleco de ĉi tiu libro ne estas tiom en ĝia literatura stilo aŭ en la amplekso kaj utileco de la informoj, kiujn ĝi donas, kiom en ĝia simpla veremo. Ĝiaj pagoj rakontas pri okazintaĵojn, kiuj vere okazis. Mi faris nenion alian ol kolorigi ilin; mi ne postulas por tio plian pagon. Georgo kaj Harris kaj Montmorency ne estas poeziaj idealoj, sed objektoj el karno kaj sango — precipe Georgo, kiu pezas ĉirkaŭ sepdek kvin kilogramojn. Aliaj verkoj eble superas ĉi tiun koncerne profundon de penso kaj konon de la homa naturo; aliaj libroj eble rivalas ĝin laŭ originaleco kaj amplekso; sed, kiam temas pri senespera kaj nesanigebla veremo, nenio jam eltrovita povas ĝin superi. Oni sentas, ke tio, pli ol ĉiuj aliaj ĝiaj ĉarmoj, igos la libron kara al la okuloj de serioza leganto kaj aldonos plian gravecon al la leciono, kiun la rakonto instruas.

Londono, en aŭgusto 1889

Ĉapitro I

Tri malsanuloj — La suferoj de Georgo kaj Harris — Viktimo de cent sep mortigaj malsanoj — Utilaj preskriboj — Kuracilo por hepatmalsano ĉe infanoj — Ni interkonsentas, ke ni tro laboris kaj bezonas ripozon — Ĉu semajno sur la ondanta maro? — Georgo proponas la riveron — Montmorency kontraŭas — La unuan proponon akceptas plimulto de tri kontraŭ unu.

Ni estis kvar — Georgo kaj Vilhelmo Samuelo Harris kaj mi mem, kaj Montmorency. Ni sidis en mia loĝejo, fumis kaj parolis pri nia malbona stato, malbona el medicina vidpunkto, kompreneble.

Ni ĉiuj sentis nin malsanetaj, kio tute timigis nin. Harris diris, ke fojon post fojo li sentas tiel nekutimajn atakojn de kapturniĝo, ke li apenaŭ scias, kion li faras; tiam Georgo diris, ke ankaŭ li havas atakojn de kapturniĝo, kaj apenaŭ scias, kion li faras. Rilate min estis la hepato, kiu malbonstatis.

Mi sciis, ke estas la hepato, kiu malbonstatas, ĉar mi ĵus legis cirkuleron pri patenta hepatpilolo, en kiu estis detaligitaj la diversaj simptomoj, per kiuj la homo povas konstati, kiam la hepato malbonstatas. Ĉiujn mi havis.

Estas rimarkinde ke ĉiam, kiam mi legas reklamon pri patenta kuracilo, mi ne povas eviti la konkludon, ke mi suferas tiun malsanon en ĝia plej akuta formo. La diagnozo ŝajnas ĉiufoje akordi ekzakte kun ĉiuj sentoj, kiujn mi tiam havas.

Mi memoras, ke iun tagon mi iris al la Brita muzeo por pristudi kuracadon de malgrava malsaneto, kiu min iomete posedis — mi kredas, ke estis fojnofebro. Mi prenis la libron kaj legis tion, kion mi intencis legi; poste, en momento de nesingardo, mi senpripense turnis la foliojn, kaj komencis sensisteme studi la malsanojn, ĝenerale. Mi ne plu memoras, en kiun malsanon mi unue profundiĝis — ia terura, pereiga skurĝo, mi kredas — kaj, antaŭ ol mi rigardis eĉ la unuan duonon de la listo de ”avertaj simptomoj”, trude eniris mian menson la konscio, ke ĝin mi jam havas.

Dum iom da tempo mi sidis glaciiĝinta pro teruro; poste, preskaŭ inerta pro malespero, mi komencis foliumi la libron.

Mi trafis tifon — legis la simptomojn — konstatis, ke mi havas tifon, havis ĝin sendube jam de monatoj sen scii tion — scivolis, kion alian mi havas; min turnis al epilepsio — trovis, kiel mi atendis, ke ankaŭ ĝin mi havas — interesiĝis pri mia kazo, decidis ĝin esplori ĝisfunde kaj reiris al la komenco de la alfabeto, — legis pri astmo, kaj sciis, ke mi jam suferas la unuajn atakojn de la malsano, kaj ke la akuta stadio komenciĝos post ĉirkaŭ du semajnoj. Kun pli trankvila koro, mi trovis, ke mi havas albuminurion nur en modifita formo kaj ke, rilate al tio, ankoraŭ jarojn mi povos vivi. Ĥoleron mi havas, kun akutaj komplikaĵoj; ŝajnis, ke kun difterio mi naskiĝis.

Ĉion skribitan sub la dudek ses literoj de nia alfabeto mi pene kaj konscience tralegis, kaj la sola malsano, pri kiu mi povis konkludi, ke mi ĝin ne havas, estis tropika febro.

Unue tio ĉagrenis min; ĝi ŝajnis iel malrespekta. Kial mi ne havas tropikan febron? Kial ĉi tiu ofende distinga limigo? Post iom da tempo tamen venkis malpli avaraj sentoj. Mi pripensis, ke mi havas ĉiun alian malsanon en la farmakologio, mi fariĝis malpli egoista kaj decidis malhavi tropikan febron. Podagro, en la plej maligna stadio, ŝajne sen mia scio, min jam kaptis; zimozo evidente min turmentas de mia junaĝo. Post zimozo ne estis pliaj malsanoj, tial mi konkludis, ke mi posedas nenion pli.

Mi sidis kaj meditis. Kia interesa kazo mi estas, mi pensis, el medicina vidpunkto, kia valora akiraĵo mi estus por la studentoj! Ne necesus al la studentoj trairi la malsanulejojn, se ili havus min. Ili bezonus nur iri ĉirkaŭ mi kaj post tio ili povus akiri la diplomon.

Poste mi scivolis pri tio, kiom longe mi povos vivi. Mi provis esplori min mem. Mi palpis la pulson. Unue neniun pulson mi povis palpi. Poste, tute subite, ĝi ŝajnis ekiri. Mi eltiris mian poŝhorloĝon kaj kontrolis la pulsobatadon. Mi kalkulis, ke ĝi batas cent kvardek sep fojojn ĉiuminute. Mi provis palpi la koron. Mi ne povis palpi la koron. Ĝi ĉesis bati. Mi estis certa, ke ĝi ekzistis en mi la tutan tempon, kaj ke ĝi devas ankaŭ bati, tamen mi ne povis klarigi la aferon. Mi frapetis mian tutan antaŭaĵon, de tio, kion mi nomas mia talio, ĝis la kapo kaj eĉ iomete ĉirkaŭ ambaŭ flankoj kaj iom supren sur mia dorso. Sed nenion mi povis palpi nek aŭdi. Mi provis rigardi la langon. Mi elpuŝis ĝin, kiom ĝi estis eligebla, kaj mi fermis unu okulon kaj provis ĝin esplori per la alia. Nur la pinton mi povis vidi, kaj la sola profito, kiun mi havis de tio estis, ke mi sentis pli certe ol antaŭe, ke mi havas skarlatinon.

Mi eniris tiun legoĉambron feliĉa, sana homo. Mi elrampis kaduka pereanto.

Mi iris al mia kuracisto. Li estas malnova amiko, li palpas la pulson, rigardas mian langon kaj parolas pri la vetero, ĉion senpage, ĉiufoje kiam mi imagas min malsana; mi do decidis bonfari al li kaj lin vizitis. ”Kuracisto bezonas ekzercadon, mi diris. Li havu min. Li havos kun mi pli da ekzercado ol el siaj mil sepcent ordinaraj, trivialaj pacientoj, ĉiu kun nur unu-du malsanoj.” Mi do iris rekte al li kaj li diris:
—Nu, kiel vi fartas?

Mi diris:
—Mi ne foruzos vian tempon, kara knabo, dirante, kiel mi fartas. La vivo estas mallonga, kaj vi eble forpasos antaŭ ol mi finos. Sed mi diros, kio mankas al mi. Mi ne havas tropikan febron. Kial mi ne havas tropikan febron, mi ne povas diri; sed restas la fakto, ke mi ne havas. Ĉion alian mi tamen havas.

Mi rakontis al li, kiel okazis, ke mi ĉion malkovris. Tiam li min senvestigis kaj rigardis de kapo al piedoj kaj kaptis mian manartikon, li frapis la bruston, ĝuste kiam mi tion ne atendis — fripona ago mi nomas tion — kaj tuj poste li batis min per sia kapflanko. Post tio li sidiĝis kaj skribis recepton, ĝin faldis kaj donis al mi, kaj mi metis ĝin en mian poŝon kaj eliris.

Mi ne malfermis ĝin. Mi iris kun ĝi al la plej proksima apotekisto kaj ĝin transdonis. La viro legis ĝin, poste ĝin redonis.

Li diris, ke tion li ne havas.

Mi diris:
—Ĉu vi estas apotekisto?

Li jesis.

—Mi estas apotekisto. Se mi estus samtempe kooperativa vendejo kaj pensiono, eble mi povus vin kontentigi. Tio, ke mi estas nura apotekisto, iel malhelpas min.

Mi legis la recepton. Ĝi tekstis:
,,Unu funto da bifsteko, kun duonlitro da amara biero kvar fojojn ĉiutage. Unu dekmejla marŝo ĉiumatene. Unu lito je la dekunua ekzakte ĉiunokte. Kaj ne plenigu vian kapon per aferoj, kiujn vi ne komprenas.”

Mi sekvis la instrukciojn kaj la feliĉa rezulto estis — por paroli pri mi mem — ke mia vivo estis savita kaj ankoraŭ daŭras.

En la nuna kazo, por reveni al la hepatpilola cirkulero, la simptomojn mi havis preter ĉia dubo kaj la ĉefa inter ili estis ”ĝenerala malinklino al ĉiaspeca laboro”.

Kiom mi suferis tiurilate, lango ne povas eldiri. De mia plej frua junaĝo mi estas pro ĝi martiro. Kiam mi estis knabo, eĉ ne unu tagon la malsano min forlasis. Tiam oni ne sciis, ke kulpas mia hepato. La medicina scienco estis multe malpli progresinta ol nun kaj oni nomis ĝin mallaboremo.

—Jen vi, laborevitulo, — oni kriis, — leviĝu kaj faru ion ajn por gajni vivrimedojn. Ili ne sciis, kompreneble, ke mi estas malsana.

Ne pilolojn oni donis al mi; vangofrapojn ili donis. Kvankam ŝajnas strange, tiuj vangofrapoj min resanigis — almenaŭ por iom da tempo. Mi memoras, kiel tia vangofrapo pli efikis sur mia hepato, kaj igis min rapide iri kaj tuj fari, kion oni volis, sen plia perdo de tempo, ol faras nun tuta skatolo da piloloj.

Vi scias, ke ofte okazas tiel — tiuj simplaj, malmodernaj kuraciloj estas kelkfoje pli efikaj ol ĉiuj farmaciaĵoj.

Ni sidis tie duonhoron priparolante niajn malsanojn. Mi klarigis al Georgo kaj al Vilhelmo Harris, kiel mi sentas min, kiam mi ellitiĝas en la mateno, kaj Vilhelmo Harris diris al ni, kiel li sentas sin, kiam li enlitiĝas, kaj Georgo stariĝis sur la kamena tapiŝeto kaj donis al ni lertan kaj efikan teatraĵon ilustranta, kiel li sin sentas dum la nokto.

Georgo imagas, ke li estas malsana; sed fakte lia sano estas tute bona.

En tiu momento sinjorino Poppets frapetis la pordon por ekscii, ĉu ni estas pretaj por la vespermanĝo. Ni ridetis malgaje kaj diris, ke ni supozas, ke estus bone provi gluti ion.

Harris diris, ke peceto en la stomako ofte haltigas la progreson de malsano; sinjorino Poppets enportis la pleton kaj mi altabliĝis kaj petolis kun iom da bifsteko kun cepoj kaj peco de rabarba pajo.

Devas esti, ke mi tiam estis tre malforta; ĉar mi scias, ke post proksimume duonhoro mi ŝajnis fariĝi tute indiferenta al la manĝo — afero por mi nekutima — kaj mi ne deziris fromaĝon.

Plenuminte nian devon, ni replenigis la glasojn, bruligis la pipojn kaj reprenis la interparolon pri nia sanstato. Kio fakte estis kun ni, neniu el ni povis diri precize; sed la unuanima opinio estis, ke tio — kio ajn tio estis — estas kaŭzita de troa laborado.

—Ripozon ni bezonas, — diris Harris.

—Ripozon kaj tute novan ĉirkaŭaĵon, — diris Georgo. — La trostreĉo de niaj cerboj kaŭzis ĝeneralan deprimiĝon en la tuta korpo. Nova sceno, foresto de la neceso pensi, redonos la mensan ekvilibron.

Georgo havas kuzon, kiu estas kutime priskribata en la arestdeklaroj kiel medicina studento, tial li havas nature iom de la esprimmaniero de familia kuracisto.

Mi samopiniis kun Georgo, kaj proponis, ke ni trovu solecan kaj malnovmodan lokon, malproksima de la tumulta homamaso, kaj ni forsonĝu sunplenan semajnon meze de ĝiaj dormemaj vojetoj — duonforgesitan angulon, kiun la feinoj kaŝis por si, neatingeblan por la brua mondo — kurioze lokigitan neston sur la krutaĵoj de tempo, kie la ruliĝantaj ondoj de la deknaŭa jarcento sonos malproksimaj kaj malfortaj.

Harris diris, ke li opinias, ke tio estos malgajiga. Li diris, ke li konas la specon de loko, kiun mi aludis, kie ĉiuj enlitiĝas je la oka vespere, kaj la ĵurnalon Referee nek per mono, nek per amo oni povas havigi, kaj por aĉeti tabakon necesas marŝi dek mejlojn.

—Ne, — Harris diris , — se ripozon kaj novan scenon vi deziras, plej bone estas marvojaĝi.

Mi forte kontraŭstaris la marvojaĝon. Marvojaĝo estas bona, se oni veturas du monatojn, sed se unu semajnon, ĝi estas malbonega.

Lunde vi foriras kun la ideo, ke vi bone amuziĝos. Vi senĝene svingas adiaŭe al la amikoj sur la bordo, bruligas vian plej grandan pipon kaj promenas fiere sur la ferdeko, kvazaŭ vi estus la kunfandaĵo de kapitano Cook, Sir Francis Drake kaj Kristoforo Kolombo. Marde vi deziras, ke vi ne estus veninta, merkrede, ĵaŭde kaj vendrede vi deziras, ke vi estus mortinta. Sabate vi kapablas gluti iom da buljono, sidiĝi sur la ferdeko kaj respondi per pala, ĉarma rideto, kiam bonkoraj homoj demandas, kiel vi fartas nun. Dimanĉe vi promenas denove kaj manĝas solidan manĝon. Lunde matene, staranta ĉe la ŝiprando kun valizo kaj ombrelo en la mano, preta alteriĝi, vi komencas plenplene ĝui la marvojaĝon.

Mi memoras, kiel foje mia bofrato foriris por mallonga marvojaĝo pro la bono de sia sano, Li aĉetis tien-reen bileton de Londono al Liverpool kaj, alveninte al Liverpool, lia sola zorgo estis vendi la revenan duonon de la bileto.

Famo diras, ke oni ofertis ĝin en la urbo por ege rabatita prezo; fine aĉetis ĝin galaspekta junulo, al kiu la kuracisto ĵus konsilis, ke li iru al la marbordo kaj ekzercu sian korpon.

—Marbordo! — diris mia bofrato, ame premante la bileton en lian manon; — jen, vi havos sufiĉe por la tuta vivo; koncerne ekzercadon, vi pli ekzercos vian korpon sidante en tiu ŝipo, ol fakosaltante sur la seka tero.

Li mem — mia bofrato — revenis vagonare. Li diris, ke por li la Nord-Okcidenta Fervojo estas sufiĉe saniga.

Alia konato mia foriris por unusemajna vojaĝo laŭlonge de la marbordo kaj antaŭ la ekiro la kelnero venis al li por demandi, ĉu li pagos ĉiun manĝon aparte aŭ ĉu li antaŭpagos la tutan serion.

La kelnero rekomendis la duan sistemon, ĉar tiel estos multe pli malmultekoste por li. Li diris, ke li manĝigos lin dum la tuta semajno por kvardek kvin ŝilingoj. Li diris, ke ĉe la matenmanĝo estos fiŝo, sekvota de rostaĵo. Lunĉo okazos je la unua kaj enhavos kvar manĝopladoj. La ĉefmanĝo je la sesa — supo, fiŝo, intermanĝo, rostaĵo, kokidaĵo, salato, pudingo, fromaĝo kaj deserto. Kaj malpeza vespermanĝo je la deka.

Mia amiko inklinis al la kvardek-kvin-ŝilinga propono (li estas bonapetitulo), kaj fine akceptis ĝin.

Tuj kiam ili estis for de Sheerness, venis la lunĉo. Li ne sentis sin tiel malsata, kiel li atendis, tial li kontentiĝis per peco de kuirita bovaĵo kaj porcio da fragoj kaj kremo. En la daŭro de la posttagmezo li multe meditis kaj foje ŝajnis al li, ke li manĝis dum semajnoj nenion alian ol bolitan bovaĵon, foje ke li vivis dum jaroj per fragoj kaj kremo.

Ankaŭ la bovaĵo kaj fragoj kaj kremo ne ŝajnis esti kontentaj — ili ŝajnis konstante kvereli inter si.

Je la sesa oni venis por diri, ke la ĉefmanĝo estas preta. La informo neniel entuziasmigis lin, sed li konsciis, ke restas ankoraŭ granda parto de la kvardek kvin ŝilingoj, kaj kaptante ŝnurojn kaj aliajn objektojn, li malsupreniris. Plaĉa odoro de cepoj kaj varma ŝinko, miksita kun fritita fiŝo kaj legomoj, lin salutis ĉe la malsupro de la ŝtupetaro; tiam la kelnero alproksimiĝis kun oleeca rideto, kaj diris:
—Kion alporti al vi, sinjoro?

—Eligu min de ĉi tie, — estis la malforta respondo.

Oni rapidigis lin supren, apogis lin ĉe la senventa flanko kaj lasis lin tie.

Dum la sekvantaj kvar tagoj li vivis simplan kaj senriproĉan vivon per sveltkapitanaj biskvitoj (mi volas diri, ke la biskvitoj estis sveltaj, ne la kapitano) kaj sodakvo; kiam alproksimiĝis sabato, li fariĝis aroganta kaj mendis malfortan teon kaj sekan rostpanon, kaj lunde li jam regalis sin per kokina buljono. Marde li forlasis la ŝipon, kaj dum ĝi plenvapore fornaĝis de la kajo, li ĝin postrigardis kun bedaŭro.

—Jen ĝi iras, — li diris, — jen ĝi iras kun kvardek ŝilingoj da nutraĵo, kiu apartenas al mi, kaj kiun mi ne ricevis.

Li diris, ke se oni estus disponinta al li ankoraŭ unu solan tagon, li kredas, ke li povus kvitigi la konton.

Mi do la marvojaĝon kontraŭstaris. Ne, kiel mi klarigis, pro mi mem. Mi neniam estis marmalsana. Sed mi timis pro Georgo. Georgo diris, ke li fartos bone, kaj ke fakte ĝi plaĉos al li, tamen li konsilus al Harris kaj mi, ke ni eĉ ne pensu pri ĝi, ĉar li estas certa, ke ni ambaŭ malsaniĝos. Harris diris, ke por li estas ĉiam granda mistero, kiel la homoj povas marmalsaniĝi — li diris, ke li kredas, ke la homoj sendube tion faras intence, pro afekto — li diris, ke ofte li volis farigi marmalsana, sed neniam sukcesis.

Tiam li rakontis al ni, kiel li transpasis la Kanalon, kiam ventegis tiel forte, ke necesis ligi la pasaĝerojn al iliaj kuŝejoj, kaj li kaj la kapitano estis la du solaj vivantoj sur la ŝipo, kiuj ne malsaniĝis. Kelkfoje estis li kaj la dua oficiro, kiuj ne estis malsanaj; sed ĝenerale estis li kaj unu alia. Se ne li kaj unu alia, tiam estis li sola.

Estas rimarkinda fakto, sed neniu estas iam marmalsana — sur la tero. Sur la maro oni renkontas multe da homoj tre marmalsanaj, plenŝipojn da ili; sed ankoraŭ neniam mi renkontis homon sur la tero, kiu iam estis marmalsana. Estas granda mistero, kie sin kaŝas la mil-miloj da naŭziĝemaj marvojaĝantoj, kiuj svarmas sur ĉiu ŝipo.

Se plej multaj homoj similus al la viro, kiun mi vidis iun tagon sur ŝipo veturanta al Yarmouth, la ŝajnan enigmon mi povus sufiĉe facile klarigi.

Mi memoras, ke estis proksime de la marponto de Southend kaj li kliniĝis tra unu el la ŝipfenestretoj en situacio tre danĝera. Mi iris al li kaj provis lin savi.

—Ho! venu iom malantaŭen, — mi diris kaj skuis lin ĉe la ŝultro. — Vi elfalos.

—Ho, ho! mi deziras, ke estu tiel, — estis la sola respondo, kiun mi povis havigi; tie mi devis lasi lin.

Post tri semajnoj mi lin renkontis en kafoĉambro de hotelo en Bath, parolanta pri siaj vojaĝoj kaj klariganta kun entuziasmo, kiel li ŝatas la maron.

—Bona marvojaĝanto! — li diris responde al enviema demando de milda junulo; — nu, mi konfesas, ke unufoje mi sentis min iom malsana. Okazis proksime de Cape Horn. La ŝipo rompiĝis la postan matenon.

Mi diris:
—Ĉu vi ne estis iom malsaneta iun tagon ne malproksime de la Southend-marponto, kaj deziris, ke oni ĵetu vin en la maron?

—Southend-marponto? — li respondis kun nekomprenema mieno.

—Jes; survoje al Yarmouth, tri semajnojn antaŭ la pasinta vendredo.

—Ho, ha ... jes, — li respondis, vigliĝante; — nun mi memoras. Mi havis kapdoloron tiun posttagmezon. Kulpis la peklaĵo, vi komprenas. Ĝi estis la plej hontinda peklaĵo, kiun mi iam gustumis sur respektinda ŝipo. Ĉu vi manĝis iom?

Koncerne min, mi eltrovis bonegan rimedon por eviti la marmalsanon, nome en tio, ke mi tenas ekvilibron. Vi stariĝas en la mezo de la ferdeko, kaj kiam la ŝipo komencas balanci sur la ondoj, vi movas la korpon tiel, ke ĝi estu ĉiam rekta.

Kiam leviĝas la antaŭo de la ŝipo, vi kliniĝas antaŭen, ĝis la ferdeko preskaŭ tuŝas vian nazon; kiam leviĝas la malantaŭa parto, vi kliniĝas malantaŭen. Dum unu-du horoj ĉio iras bone; sed tutan semajnon vin ekvilibrigi vi ne povas.

Georgo diris:
—Ni iru sur riveron.

Li diris, ke ni havos freŝan aeron, ekzercadon kaj ripozon; la konstanta ŝanĝiĝo de la sceno okupos nian menson (inkluzive la iometan, kiun Harris havas); la peniga laboro donos al ni bonan apetiton kaj igos nin dormi bone.

Harris diris, ke li ne opinias, ke Georgo rajtas fari ion, kio igos lin pli dormema ol li ĉiam estas, ĉar tio povas esti danĝera. Li diris, ke li ne bone komprenas, kiel Georgo povos dormi pli ol li nun dormas, ĉar la tago havas nur dudek kvar horojn, same somere kaj vintre; li kredas, ke se li dormos pli, li povus same egale esti mortinta kaj tiel ŝpari la koston de manĝado kaj loĝado.

Harris diris tamen, ke al li la rivero tre plaĉos. Ankaŭ al mi ĝi tre plaĉis, kaj Harris kaj mi ambaŭ diris, ke la ideo de Georgo estas bona; ni diris tion en tono, kiu iel ŝajnis komprenigi, ke ni surpriziĝis, ke Georgo povas esti tiel inteligenta.

La sola, kiu ne entuziasmiĝis pri la propono, estis Montmorency. Li neniam havas inklinon al rivero, tiu Montmorency.

—Estas bone por vi, — li diras; — tio plaĉas al vi, sed ne al mi. Nenion mi povas fari. Pejzaĝo min ne allogas kaj mi ne fumas. Se mi vidos raton, vi ne haltos; se mi endormiĝos, vi komencos petoli kun la boato kaj min faligos en la akvon. Se vi demandas min, mi nomas la tutan aferon simpla malsaĝaĵo.

Tamen ni estis tri kontraŭ unu, kaj la propono estis akceptita.

Ĉapitro II

Planoj diskutataj — Plezuroj de tendumado en belaj noktoj — La samo, en pluvaj noktoj — Kompromiso interkonsentita — Montmorency, unuaj impresoj pri — Timoj, ke li estas tro bona por ĉi tiu mondo; timoj poste forpelitaj kiel senbazaj — La kunveno prokrastiĝas

Ni disfaldis la landkartojn kaj diskutis voja ̧planojn.

Ni interkonsentis ekiri la proksiman sabaton el Kingston. Harris kaj mi iros en la mateno kaj prenos la boaton al Chertsey kaj tie nin renkontos Georgo, kiu ne povos forlasi la urbon antaŭ la posttagmezo. (Georgo dormas en banko de la deka ĝis la kvara ĉiutage, krom sabate, kiam oni lin vekas kaj eligas je la dua).

—Ĉu ni tendumu, aŭ ĉu ni dormu en gastejoj?

Georgo kaj mi estis favoraj al tendumado. Ni diris, ke tio estus kaj sovaĝa kaj libera, kaj patriarkeca.

Malrapide la ora memoro de la mortinta suno forvelkas el la koro de malvarmaj, malĝojaj nuboj. Silentaj kiel malfeliĉaj infanoj la birdoj jam ĉesigis sian kanton kaj nur la plendema krio de la galinolo kaj la raŭka grako de la kreko interrompas la solenan kvieton ĉirkaŭ la akvokuŝejo, kie la mortanta tago elspiras sian lastan spiron.

El la mallumaj apudbordaj arbaretoj rampas kun senbruaj paŝoj la fantoma armeo de la nokto, la grizaj ombroj, por forpeli la malrapidantan postgvardion de la lumo, kaj pasas per silentaj, nevideblaj piedoj super la ondantan riverherbon kaj tra la ĝemflustrantaj junkoj; Nokto, sur sia malhela trono, sternas siajn nigrajn flugilojn super la mallumiĝantan mondon kaj regas en trankvilo el sia fantoma palaco, lumigata de la palaj steloj.

Tiam ni kuŝigas nian boaton en kvietan angulon, starigas la tendon, kuiras vespermanĝon kaj manĝas. Poste ni plenigas kaj bruligas grandajn pipojn kaj la agrabla babilado ronde iradas per muzika duonvoĉo, dum la rivero, en la paŭzoj de nia interparolo, ludas ĉirkaŭ nia boato, elbabilas strangajn malnovajn rakontojn kaj sekretojn, kantas mallaŭte la malnovan infanan kanton, kiun ĝi kantas jam de jarmiloj — kantos ankoraŭ dum miloj da venontaj jaroj, antaŭ ol ĝia voĉo fariĝos raŭka kaj maljuna — kanton, pri kiu ni, kiuj jam lernis ŝati ĝian ŝanĝiĝantan vizaĝon, kiuj tiel ofte nestis sur ĝia cedanta sino, iel kredas, ke ni ĝin komprenas, kvankam ni ne povas rakonti per nuraj vortoj la historion, kiun ni aŭskultas.

Ni sidas tie apud ĝia bordo, dum la luno, kiu ankaŭ amas ĝin, klinas sin malsupren por ĝin kisi per fratina kiso kaj kroĉe ĵetas ĉirkaŭ ĝin siajn arĝentecajn brakojn; ni rigardas ĝin dum ĝi fluas antaŭen, ĉiam kantante, ĉiam flustrante, por renkonti sian reĝon, la maron — ĝis niaj voĉoj formortas en silenton kaj la pipoj estingiĝas — ĝis ni, sufiĉe banalaj, ĉiutagaj junuloj, sentas nin strange plenaj de pensoj, duone malĝojaj, duone ĝojaj, kaj nek inklinas nek volas paroli — ĝis ni ridas, leviĝas, elbatas la cindrojn el niaj elfumitaj pipoj kaj diras ”Bonan nokton”, kaj, dorlotate de la plaŭdanta akvo kaj la susurantaj arboj, ni endormiĝas sub la grandaj, trankvilaj steloj kaj sonĝas, ke la mondo jam denove estas juna — juna kaj ĉarma, kiel ĝi estis antaŭ ol la jarcentoj de ĉagreno kaj zorgo sulkigis ĝian belan vizaĝon, antaŭ ol la pekoj kaj malsaĝaĵoj de ĝiaj infanoj maljunigis ĝian ameman koron — ĉarma, kia ĝi estis en tiu pasinta tempo, kiam ĝi, nova patrino, vartis nin, siajn infanojn, sur sia profunda brusto — antaŭ ol la artifikoj de la ŝminkita civilizacio delogis nin for de ĝiaj karesemaj brakoj kaj la venenitaj mokridoj de artefariteco igis nin honti pri la simpla vivo, kiun ni vivis kun ĝi, kaj la simpla majesta hejmo, kie la homaro naskiĝis antaŭ miloj da jaroj.

Harris diris:
—Kion fari, kiam pluvas?

Oni neniam povas entuziasmigi Harris. Nenia poezio troviĝas en Harris — nenia sovaĝa sopiro al la neatingeblo. Harris neniam ploras, mem ne scias kial. Se la okuloj de Harris pleniĝas de larmoj, vi povas veti, ke Harris ĵus manĝis krudajn cepojn, aŭ ke li ŝutis tro da spicsaŭco sur sian kotleton.

Se vi starus nokte apud la marbordo kun Harris kaj dirus:
—Aŭskultu! Ĉu vi ne aŭdas? Ĉu tio estas nur la virinoj de la maro kantantaj profunde sub la ondantaj akvoj, aŭ malĝojaj fantomoj funebre prikantantaj blankajn kadavrojn, tenatajn de algoj? — Harris kaptus vian brakon kaj dirus:
—Mi scias, kio estas al vi, maljuna knabo; vi malvarmumas.

Nu, venu kun mi. En la apuda strato mi konas ejon, kie vi povas havigi guton de la plej bona skota viskio, kiun vi iam gustumis — tuj ĝi resanigos vin.

Harris ĉiam konas ejon en la apuda strato, kie vi povas havigi ion bonegan por trinki. Mi kredas, ke se vi renkontus Harris en la paradizo (se tio estas imagebla) li vin tuj salutus per:
—Mi tre ĝojas, ke vi venis, maljuna knabo; en la apuda strato mi trovis agrablan ejon, kie vi povas havigi vere unuarangan nektaron.

En la nuna kazo, rilate al tendumado, tamen lia praktika sinteno restis ĝustatempa averto. Tendumado en pluva vetero ne estas agrabla.

Estas vespero. Vi estas malsekega, en la boato troviĝas du coloj da akvo kaj nenio estas seka. Vi trovas sur la bordo lokon, kiu ne estas same pluvplena kiel aliaj lokoj, kiujn vi jam vidis, kaj vi albordiĝas kaj pene eltiras la tendon kaj du el vi komencas ĝin starigi.

Ĝi estas tute malseka kaj peza kaj balanciĝas malfirme, falas sur vin, alkroĉiĝas al via kapo kaj frenezigas vin. Pluvegas konstante la tutan tempon. Starigi tendon estas sufiĉe malfacile eĉ en senpluva vetero; en pluva la laboro fariĝas herkulesa. Anstataŭ vin helpi ŝajnas, ke la alia viro simple arlekenas. Ĝuste kiam via flanko estas bone fiksita, li tiregas de sia flanko kaj malbonigas ĉion.

—He! kion vi faraĉas? — vi krias.

—Kion faraĉas vi! — li rediras; — liberigu ĝin!

—Ne tiru; vi fiksis ĝin malĝuste, fuŝkapa azeno! — vi krias.

—Tute ne, — li krias responde; — lasu vian flankon!

—Mi diras, ke malĝuste vi fiksis! — vi bojas dezirante, ke vi povu atingi lin; vi denove tiregas kaj malfiksas ĉiujn liajn kejlojn.

—Ha, kia malbeninda idioto! — vi aŭdas lin murmureti al si; tiam venas sovaĝa ektiro kaj malfiksiĝas via flanko. Vi demetas la lignan martelon kaj komencas iri ĉirkaŭ la tendo por diri al li, kion vi pensas pri la tuta afero, kaj samtempe li komencas iri en la sama direkto por veni klarigi siajn opiniojn al vi. Vi sekvas unu la alian rondronde, blasfemante unu al la alia, ĝis la tendo falas kaj fariĝas ĉifita amaso kaj lasas vin rigardantaj unu la alian trans la ruino, kaj tiam vi ambaŭ ekkrias samspire:
—Jen vi havas! Kion mi diris?

Dume la tria viro, kiu estis for ĉerpanta la akvon el la boato kaj kiu verŝis la akvon en sian manikon kaj blasfemadis dum la pasintaj dek minutoj, deziras scii, kion, je la infero, vi ludas, kaj kial la malbeninda tendo ankoraŭ ne estas starigita.

Finfine, iamaniere, ĝi estas starigita kaj vi surterigas la objektojn. Peni bruligi la lignon estas senespera laboro, vi do bruligas la metilalkoholon en la portebla forneto, ĉirkaŭ kiu vi ĉiuj kolektiĝas.

Pluvakvo estas la ĉefa ingredienco de la vespermanĝo. Du trionoj de la pano estas pluvakvo, la bifsteka pasteĉo abundas de ĝi, kaj la konfitaĵo, kaj la butero, kaj la salo, kaj la kafo ĉiuj kombiniĝis kun ĝi por fari supon.

Post la vespermanĝo vi trovas la tabakon malseketa kaj fumi vi ne povas. Feliĉe vi havas botelon de tio, kio gajigas kaj ebriigas, se oni prenas la ĝustan kvanton, kaj tio redonas al vi la intereson pri la vivo, sufiĉe por inklinigi vin iri en la liton.

Tie vi sonĝas, ke subite elefanto sidiĝis sur via brusto kaj ke vulkano eksplodis kaj vin ĵetis en la fundon de la maro — dum la elefanto ankoraŭ dormas trankvile sur via sino. Vi vekiĝas kaj komprenas, ke fakte okazis io terura. Via unua impreso estas, ke venis la fino de la mondo, poste vi pensas, ke tio ne estas ebla, kaj ke alvenis rabistoj kaj murdistoj, aŭ ke eble okazis fajro, kaj ĉi tiun opinion vi esprimas en la kutima maniero. Venas tamen neniu helpo kaj vi scias nur, ke miloj da homoj vin piedbatas, kaj ke vi sufokiĝas.

Ŝajnas, ke ankaŭ iu alia falis en malfeliĉon. Vi povas aŭdi liajn mallaŭtajn kriojn de sub via lito. Ĉar vi intencas ĉiuokaze vendi vian vivon por alta kosto, vi baraktas freneze, frapas dekstren kaj maldekstren per brakoj kaj kruroj kaj krias plengorĝe la tutan tempon, fine io cedas kaj vi trovas vian kapon en la freŝa aero. Du futojn for vi malklare rimarkas duonvestitan kanajlon, kiu atendas por vin mortigi, kaj vi vin preparas por ĝismorta batalo kontraŭ li, kiam vi konstatas, ke tio estas Jim.

—Ho, estas vi, ĉu? — li diras kaj rekonas vin en la sama momento.

—Jes, — vi respondas kaj frotas la okulojn; — kio okazis?

—La tendon faligis la vento, mi kredas, — li diras. — Kie estas Bill?

Tiam vi ambaŭ laŭtigas la voĉon kaj krias ”Bill!”, la tero sub vi leviĝas kaj ŝanceliĝas kaj la obtuza voĉo, kiun vi aŭdis antaŭe, respondas el la ruino:
—Movu vin for de mia kapo!

Bill trabatas sian vojon eksteren, kotkovrita, surtretita ruinaĵo, kaj kun nenecese batalema humoro, evidente kredanta, ke la tutan aferon oni okazigis intence.

La sekvan matenon vi ĉiuj estas mutaj pro severa malvarmumo, kiun vi akiris en la nokto; krome, vi sentas vin kverelemaj kaj vi blasfemas unu al alia per raŭkaj flustroj dum la tuta tempo de la matenmanĝo.

Ni tial decidis, ke dum helaj noktoj ni tendumos; ke ni eniros hotelojn, gastejojn, kaj trinkejojn kiel respektindaj homoj, kiam pluvos aŭ kiam ni sentos inklinon al ŝanĝo.

Montmorency ĉi tiun kompromison salutis kun forta aprobo. Lin la romantika soleco ne ĝojigas. Donu al li ion bruan; se ĝi estas iomete vulgara, des pli gaje. Rigardante al Montmorency vi povas kredi, ke li estas anĝelo sendita en la mondon pro kaŭzo kaŝita al la homaro en formo de malgranda vulphundo. Lia mieno kvazaŭ diras: ”Kia malbona mondo estas ĉi tiu, kaj kiel mi volas, ke mi povu ion fari por ĝin plibonigi kaj plinobligi,” kaj oni scias, ke kelkfoje tiu mieno venigis larmojn en la okulojn de piaj maljunaj gesinjoroj.

Kiam unue li venis vivi je mia kosto, mi neniam kredis, ke li restos longe ĉe mi. Mi kutimis sidi kaj lin rigardi, dum li sidis sur la tapiŝeto kaj rigardis supren al mi kaj mi pensis:
”Ho, ne longe vivos tiu ĉi hundo. Li estos perforte veturigata en ĉaro al la hela ĉielo, jen kio okazos al li.”

Tamen, post kiam mi pagis jam pro dekduo da kokidoj mortigitaj de li; ŝire fortiris lin per la nuko, murmureganta kaj piedbatanta, el cent dek kvar stratbataloj; esploris mortintan katon, kiun alportis kolera virino, kiu min nomis murdinto; ricevis procesalvokon de viro en najbara domo pro tio, ke mi tenas sovaĝan hundon libera, kiu lin enkarcerigis en lia propra barako, kie li timis dum du horoj, en malvarma nokto, meti la nazon ekster la pordon; mi eksciis, ke la ĝardenisto, sen mia scio, gajnis tridek ŝilingojn, kiam li vetis pri lia rapideco en la mortigo de ratoj; tiam mi komencis pensi, ke supozeble oni lasos lin resti sur la tero iom pli longe.

Atendi apud stalo kaj kolekti bandon de la plej aĉaj hundoj troveblaj en la urbo kaj marŝi fronte de ili tra la domaĉaroj por batali kontraŭ aliaj aĉaj hundoj, jen ideo de Montmorency pri la vivo; li do, kiel mi jam diris, donis al la propono pri gastejoj kaj trinkejoj kaj hoteloj sian plej emfazan aprobon.

Kiam tiel solviĝis je ĉies kontentiĝo la aranĝoj pri dormado, restis por diskuti nur, kion ni kunprenu; tion ni komencis argumenti, kiam Harris diris, ke li havis jam sufiĉe da oratorado por unu nokto kaj proponis, ke ni ĉiuj eliru kaj feliĉiĝu.

Li diris, ke li trovis ejon apud la placo, kie oni vere povas havigi guton da trinkinda irlanda viskio.

Georgo diris, ke li sentas sin soifa (li sentas sin soifa, de kiam mi konas lin); ĉar mi havis antaŭsenton, ke iomete da varma viskio kun citrontranĉaĵo bonefikos al mia malsano, laŭ komuna interkonsento la debato prokrastiĝis ĝis la sekvanta nokto kaj la kunvenintaro surmetis la ĉapelojn kaj eliris.

Ĉapitro III

Aranĝoj faritaj — La labormetodo de Harris — Kiamaniere maljuna familiano pendigas pentraĵon — Georgo diras ion prudentan — Plezuroj de frumatena sinbanado — Provizoj por eventuala renversiĝo

La sekvantan vesperon ni do denove kolektiĝis por diskuti kaj prepari niajn planojn. Harris diris:
— Antaŭ ĉio ni devas decidi, kion kunpreni. Nu, J., prenu paperpeceton kaj skribu. Georgo, prenu katalogon de nutraĵvendistaĵoj, kaj iu donu al mi peceton da krajono kaj mi skribos nian liston.

Jen la kutima Harris — tuj preta alpreni sur sin la tutan ŝarĝon kaj transmeti ĝin sur la dorson de aliaj. Li ĉiam min memorigas pri mia kompatinda onklo Podger. Neniam en la vivo vi vidis tian tumulton tra la tuta domo, kia estiĝis, kiam onklo Podger entreprenis ian laboron. Pentraĵo revenas hejmen de la kadrofaristo kaj staras en la manĝoĉambro atendante ĝis oni ĝin pendigos; onklino Podger demandas, kion fari pri ĝi, kaj onklo Podger diras:
—Ho, lasu tion al mi. Pri tio zorgu nek vi, nek iu alia. Ĉion mi faros.

Tiam li deprenas la jakon kaj komencas. Li ordonas al la servistino eliri kaj aĉeti por ses pencoj da najloj, poste al unu el la knaboj iri post ŝi kaj diri, kian grandon ŝi aĉetu; post tio la tutan familion li grade implikas kaj ekfunkciigas.

—Iru, havigu martelon, Will, — li krias; — kaj alportu mezurilon, Tom; mi bezonos la ŝtupetaron kaj estus bone ankaŭ havi seĝon; Jim! kuru al sinjoro Goggles, kaj diru al li, ”Paĉjo bondeziras al vi, kaj esperas, ke via kruro resaniĝis; ĉu vi bonvolas pruntedoni al li vian nivelilon?” Ne foriru, Maria, ĉar iun mi bezonos por teni la lumon; kiam la servistino revenos, ŝi devos reeliri por iom da pentraĵŝnureto; Tom! — kie estas Tom? — Tom, venu ĉi tien; vin mi bezonos por enmanigi la pentraĵon”.

Tiam li levas la pentraĵon kaj lasas ĝin fali, tiel ke ĝi elkadriĝas; li penas savi la vitron kaj tranĉas sian manon; tiam li saltas ĉirkaŭen en la ĉambro kaj serĉas sian poŝtukon. Li ne povas trovi la poŝtukon, ĉar ĝi estas en la poŝo de la jako, kiun li demetis, kaj li ne scias, kien li metis la jakon kaj la tuta familio devas ĉesigi la serĉadon de liaj laboriloj kaj komenci serĉi lian jakon; dume li ĉirkaŭsaltas kaj malhelpas ilin.

—Ĉu neniu en la tuta domo scias, kie estas mia jako? Tian aron mi neniam en la vivo renkontis — je mia vorto, neniam.

Sesope vi estas! — kaj vi ne povas trovi jakon, kiun mi demetis antaŭ ne pli ol kvin minutoj. Nu, el ĉiuj ...

Tiam li leviĝas kaj trovas, ke li sidas sur ĝi, kaj elkrias:
—Ho, vi povas halti! Mi mem trovis ĝin. Same utilas peti la katon serĉi ion, kiel esperi, ke vi ion trovos.

Kiam pasis duonhoro, dum kiu oni bandaĝis lian fingron, havigis novan vitron kaj alportis la laborilojn kaj la ŝtupetaron kaj la seĝon kaj la kandelon, li komencas denove, dum la tuta familio, inkluzive la servistinon kaj la domlaboristinon, staras servopretaj en duonrondo. Du devas teni la seĝon, la tria helpas al li suriri ĝin kaj lin teni tie, la kvara enmanigas al li najlon, la kvina pasigas supren al li la martelon, li tenas la najlon firme kaj lasas ĝin fali.

—Jen! — li diras en ofendita tono, — nun la najlo falis.

Ni ĉiuj devas surgenui kaj palpserĉi ĝin, dum li staras sur la seĝo, grumblas kaj deziras scii, ĉu li devos resti tie la tutan vesperon.

Fine oni trovas la najlon, sed tiam li perdis la martelon.

—Kie estas la martelo? Kion mi faris pri la martelo? Granda ĉielo! Sep vi estas, gapantaj tie, kaj vi ne scias, kion mi faris pri la martelo!

Ni trovas la martelon, sed dumtempe li perdis la signon, kiun li faris sur la muro, kie devas eniri la najlo, kaj ĉiu el ni devas suriri seĝon flanke de li kaj peni trovi ĝin; ĉiu trovas ĝin en malsama loko kaj nin ĉiujn li nomas malsaĝuloj, unu post la alia, kaj ordonas al ni deiri. Li prenas la mezurilon kaj remezuras kaj trovas, ke li bezonas punkton je duono de tridek unu coloj kaj tri okonoj for de la angulo, penas kalkuli tion en la kapo kaj freneziĝas.

Ni ĉiuj penas kalkuli tion en la kapo kaj ĉiuj alvenas al malsamaj konkludoj kaj mokridas unu la alian. En la ĝenerala tumulto la originala numero forgesiĝis kaj onklo Podger devas remezuri.

Ĉifoje li utiligas ŝnurpecon kaj en la kriza momento, kiam la maljuna malsaĝulo kliniĝas super la seĝon je angulo de kvardek kvin gradoj kaj penas atingi punkton tri colojn trans la atingeblo, la ŝnuro forŝoviĝas, li glitas sur la fortepianon kaj produktiĝas bela muzika efekto, kiam lia kapo kaj korpo trafas samtempe subite ĉiujn klavojn.

Onklino Maria diras, ke ŝi ne permesos al la infanoj stari tie kaj aŭskulti tian lingvaĵon.

Fine onklo Podger denove decidiĝas pri la punkto kaj sur ĝin metas la najlpinton per la maldekstra mano kaj prenas la martelon per la dekstra. Per la unua bato li frakasas sian dikfingron kaj kun krio lasas fali la martelon sur ies piedfingrojn.

Onklino Maria diras milde, ke ŝi esperas, ke venontfoje, kiam onklo Podger intencos marteli najlon en la muron, li tion sciigos al ŝi sufiĉe frue, por ke ŝi aranĝu pasigon de semajno kun la patrino, dum la laboro estas farata.

—Ho! vi virinoj, vi tiel ekscitiĝas pri ĉio, — respondas onklo Podger kaj leviĝas. — Fakte, tian bagatelan laboron mi ŝategas fari.

Tiam li provas denove kaj ĉe la dua bato la najlo trairas la tutan stukon kaj ĝin sekvas duono de la martelo; onklo Podger ĵetiĝas al la muro sufiĉe forte por enbati sian nazon.

Tiam ni devas denove trovi la mezurilon kaj la ŝnureton kaj nova truo estas farata; ĉirkaŭ noktomezo la pentraĵo pendas — tre malrekte kaj malfirme kaj metron ĉirkaŭe la muro aspektas, kiel se ĝi estus glatigita per rastilo, kaj ni ĉiuj estas eluzitaj kaj malfeliĉegaj — krom onklo Podger.

—Jen, — li diras, peze deiras de la seĝo sur la piedkalojn de la domlaboristino kaj rigardas kun evidenta fiero sian fuŝlaboron. — Jen, iuj homoj venigus metiiston por fari tian bagatelaĵon!

Harris fariĝos ekzakte tia viro, kiam li estos plenkreska, tion mi scias kaj mi ankaŭ diris al li. Mi diris, ke mi ne povas permesi, ke li surprenu sur sin tiom da laboro. Mi diris:
—Ne; vi havigu paperon kaj krajonon kaj katalogon, Georgo skribu kaj la laboron mi faros.

La unua listo, kiun ni ellaboris, devis esti forĵetita. Estis klare, ke la supra parto de Tamizo ne permesus la navigadon de boato sufiĉe granda por enhavi la objektojn, kiujn ni enlistigis kiel nepre necesajn; ni do disŝiris la liston kaj rigardis unu la alian.

Georgo diris:
—Vi scias, ke ni iras malĝustan vojon. Ni devas pensi ne pri la objektoj, kiujn ni deziras havi, sed nur pri la objektoj, kiujn ni ne povas malhavi.

Georgo montriĝas foje vere inteligenta. Vi surpriziĝus.

Tion mi nomas perfekta saĝo, ne nur rilate al la nuna okazo, sed ankaŭ rilate al la vojaĝo sur la rivero de la vivo, ĝenerale. Kiom da homoj sur tiu vojaĝo ŝarĝas la boaton, ĝis ĝi estas en danĝero de subakviĝo pro la amaso de sensencaj aĵoj, kiujn ili konsideras esencaj por la plezuro kaj komforto de la vojaĝo, sed kiuj estas fakte nur nenecesaj senutilaĵoj.

Kiel ili la malgrandan boaton mastalten superŝarĝas per belaj vestaĵoj kaj grandaj domoj; per senutilaj servistoj kaj arego de paradaj amikoj, kies estimo por ili ne valoras eĉ du pencojn, kaj kiuj reciproke ne estas estimataj eĉ ĝis la valoro de tri duonpencoj; per multekostaj amuzfestoj, kiujn ĝuas neniu, kun formalaĵoj kaj modoj, kun ŝajnigo kaj pompo, kaj ho, la plej peza, freneza senutilaĵo el ĉiuj! — kun la timo pri tio, kion pensos mia najbaro, kun luksaĵoj, kiuj nur supersatigas, kun plezuroj, kiuj tedas, kun senenhava parado, kiu, simila al la fera krono de la krimulo de la antikva tempo, ŝanĝiĝas kaj svenigas la dolorantan kapon, kiu portas ĝin!

Jen aro da senutilaĵoj, amiko — tuta senutilaĵaro! Forĵetu ĝin. Ĝi tiel pezigas la boaton, ke vi preskaŭ svenas tirante la remilojn. Ĝi tiel ŝarĝas ĝin kaj igas ĝian direktadon tiel danĝera, ke vi neniam eĉ momenton estas libera de maltrankvilo kaj zorgemo, neniam akiras momenton por revplena mallaboremo — neniun tempon vi havas por rigardi la ventajn ombrojn flugantaj malpeze super la malprofundaĵoj, aŭ la brilantajn sunradiojn flirtantaj en kaj inter la ondetoj, aŭ la grandajn arbojn apud la bordo rigardantaj malsupren al la propra bildo, aŭ la arbaretojn tute verdajn kaj orajn, aŭ la liliojn blankajn kaj flavajn, aŭ la mallume ondantajn junkojn, aŭ la kareksojn, aŭ la orkideojn, aŭ la bluajn miozotojn.

Forĵetu la senutilaĵojn, amiko! La boato de via vivo estu malpeza, pakita nur per tio, kion vi bezonas: hejmeca hejmo kaj simplaj plezuroj, unu-du amikoj indaj de la nomo, iu por ami kaj iu por esti amata; kato, hundo, kaj unu-du pipoj, sufiĉe da manĝo kaj sufiĉe da vestoj, kaj iom pli ol sufiĉe da trinkaĵoj; ĉar soifo estas danĝera.

Tiam vi trovos, ke estas pli facile tiri la boaton, kaj ke ĝi ne tiel emas renversiĝi kaj ke ne multe gravas, eĉ se ĝi renversiĝos; bona, simpla komercaĵo toleros akvon. Vi havos tempon ne nur por labori, sed ankaŭ por pensi; tempon por ensuĉi la sunbrilon de la vivo, tempon por aŭskulti la ĉielan muzikon, kiun la vento de Dio sonigas el la homaj korkordoj ĉirkaŭ ni — tempon por ...

Mi pardonpetas, vere. Mi tute forgesis.

Nu, ni lasis la listigon al Georgo kaj li komencis.

—Tendon ni ne kunprenu, — proponis Georgo; — ni havu boaton kun ŝirmilo. Tio estos multe pli simpla kaj pli komforta.

Tio ŝajnis bona penso kaj ni ĝin akceptis. Mi ne scias, ĉu vi iam vidis tion, pri kio mi parolas. Vi alfiksas ferajn duonringegojn super la boato kaj super ili sternas grandegan kanvason, alfiksas ĝin tute ĉirkaŭe, de la antaŭo ĝis la malantaŭo, kaj tiel la boato transformiĝas en specon de dometo kaj ĝi estas belege komforta, eĉ se iomete senaera; sed tamen, ĉio havas sian malbonan flankon, kiel diris la viro, kiam lia bopatrino mortis, kaj oni postulis de li la enterigajn kostojn.

Georgo diris, ke en tiu kazo ĉiu el ni devos kunpreni tapiŝeton, lampon, iom da sapo, broson kaj kombilon (por ĉiuj), dentobroson (por ĉiu), lavvazon, iom da dentopulvoro, ilaron por sin razi kaj paron da grandaj viŝtukoj por banado. Mi rimarkas, ke homoj ĉiam faras gigantajn preparojn por sinbanado, kiam ili estas irontaj ien proksime de akvo, sed ke ili ne multe sin banas, kiam ili estas tie.

Same okazas, kiam mi iras al la marbordo. Kiam mi pripensas la aferon en Londono, mi ĉiam nepre intencas ellitiĝi frue ĉiumatene kaj bani min en la maro antaŭ la matenmanĝo, kaj mi konscience enpakas kaj banpantalonon kaj bantukon. Mi ĉiam havigas ruĝan banpantalonon. Mi ŝatas min en ruĝa banpantalono! Ĝi tiel harmonias kun mia viza ̧koloro. Sed kiam mi estas ĉe la marbordo, mi ne sentas bezonon de tiu frumatena bano same, kiel mi sentis ĝin, kiam mi estis en la urbo.

Kontraŭe, mi sentas pli ol antaŭe la deziron resti en la lito ĝis la lasta momento kaj poste malsupreniri por la matenmanĝo. Unu-du fojojn la virto venkis kaj mi ellitiĝis je la sesa kaj min duone vestis, prenis la banpantalonon kaj bantukon kaj malgaje foriris. Sed mi ne ĝuis tion. Ŝajnas, ke tranĉantan orientan venton oni konservas por atendi min, ĉiufoje kiam mi iras bani min frumatene, ĉiujn triangulajn ŝtonetojn oni kolektas kaj metas plej supre, oni akrigas la rokojn kaj kovras la pintojn per iom da sablo, por ke mi ne vidu ilin, kaj oni prenas la maron kaj metas ĝin du mejlojn for, tiel ke mi devas min kunpreni en la brakojn kaj saltete iri, frosttremante, tra ses coloj da akvo. Kiam fine mi atingas la maron, ĝi ondegas kaj eĉ insultas.

Ondego min kaptas kaj ĵetas kiel eble plej forte sidiĝi rekte sur rokon metitan tien por mi. Antaŭ ol mi dirus ”Ĥo! Uh!”

kaj ektrovus, kio okazis, la ondego revenas kaj min portas al la mezo de la oceano. Mi eknaĝas freneze en la direkto de la bordo kaj scivolas, ĉu mi iam vidos denove la hejmon kaj amikojn, kaj bedaŭras, ke mi ne estis pli afabla al mia fratineto kiel knabo (kiam mi estis knabo, mi volas diri). Ĝuste kiam mi jam tute malesperas, la ondego retiriĝas kaj lasas min sternita sur la sablo kiel asterion, kaj mi leviĝas kaj rerigardas kaj trovas, ke mi naĝis por la vivo en du futoj da akvo.

Mi saltetiras for, vestas min kaj rampas al la domo, kie mi devas ŝajnigi, ke ĉio ĉi plaĉis al mi.

En la nuna kazo ni ĉiuj parolis, kvazaŭ ni estus farontaj ĉiumatene longan naĝadon. Georgo diris, ke estas agrable vekiĝi en boato en freŝa mateno kaj ensalti en la diafanan riveron. Harris diris, ke nenio donas pli bonan apetiton ol naĝado antaŭ matenmanĝo. Li diris, ke tio ĉiam donas al li bonan apetiton. Georgo diris, ke se tio igos Harris manĝi pli ol Harris manĝas kutime, li protestos kontraŭ la propono, ke Harris iam ajn banu sin.

Li diris, ke treni kontraŭ la fluo sufiĉe da manĝo por Harris estos sufiĉe peniga laboro, sen ia aldono.

Mi tamen kun fervoro atentigis al Georgo, kiel pli agrable estus havi en la boato Harris puran kaj freŝan, eĉ se necesus kunporti pliajn kelkcent kilogramojn da manĝo; fine li ekvidis la aferon laŭ mia vidpunkto kaj retiris sian kontraŭstaron al la sinbano de Harris.

Ni fine interkonsentis, ke ni kunprenu tri bantukojn, por malebligi reciprokan atendadon.

Koncerne vestaron Georgo diris, ke du flanelaj kompletoj sufiĉos, ĉar ni povos mem purigi ilin en la rivero, kiam ili fariĝos malpuraj. Ni demandis lin, ĉu li iam provis lavi flanelaĵojn en rivero, kaj li respondis: ”Ne, ne ĝuste li mem; sed li konas virojn, kiuj lavis, kaj tio estas sufiĉe facila”; Harris kaj mi estis sufiĉe naivaj por kredi, ke li scias, pri kio li parolas, kaj ke tri respektindaj junuloj, sen rango aŭ influo kaj kun nenia sperto pri lavado, fakte povas purigi siajn ĉemizojn kaj pantalonojn en la rivero Tamizo per peco de sapo.

Ni eksciis poste, kiam estis jam tro malfrue, ke Georgo estas aĉa trompulo, kiu sciis pri tia afero evidente nenion. Se vi estus vidinta poste tiujn vestaĵojn — sed, kiel diras la ŝilingaj romanoj, mi ne anticipu.

Georgo, admonis nin, ke ni kunprenu duan subvestaron kaj multe da ŝtrumpoj por la kazo, ke ni renversiĝus kaj devus ŝanĝi la vestojn; ankaŭ multe da poŝtukoj, kiuj povos servi kiel purigiloj, kaj paron da ledaj botoj, krom niaj boatŝuoj, ĉar ni bezonos ilin, se ni renversiĝos.

Ĉapitro IV

La manĝodemando — Argumentoj kontraŭ petrolo kiel atmosfero — Avantaĝoj de fromaĝo kiel veturkunulo — Edziniĝonta virino forlasas sian hejmon — Pluaj provizoj en la kazo de renversiĝo — Mi pakas — Malbenindeco de dentobrosoj — Georgo kaj Harris pakas — Malbonega konduto de Montmorency — Ni trovas ripozon

Poste ni priparolis la demandon pri manĝo. Georgo diris:
—Ni komencu per la matenmanĝo — (Georgo estas tiel praktika). — Nu, por matenmanĝo ni bezonos paton — (Harris diris, ke ĝi estas nedigestebla; sed ni petis lin ne esti azeno kaj Georgo daŭrigis) — tepoton kaj kaserolon, kaj metilalkoholan forneton.

—Ja ne petrolon, — diris Georgo, kun signifoplena rigardo; Harris kaj mi samopiniis.

Foje ni kunportis petrolan forneton, tamen ”neniam plu”!

Tiun semajnon ŝajnis kvazaŭ ni loĝus en petrolvendejo. La petrolo tragutis. Mi neniam vidis ion similan al petrolo, kiam temas pri tragutado. Ni ĝin konservis en la pruo de la boato kaj de tie ĝi tragutis ĝis la direktilo, saturante survoje la tutan boaton kaj ĉion en ĝi, ĝi trafluetis sur la riveron, saturis la pejzaĝon kaj infektis la tutan atmosferon. Jen blovis okcidenta petrola vento, jen orienta petrola vento, kaj jen blovis norda petrola vento, jen eble suda petrola vento; sed ĉu ĝi venis de la arktaj neĝoj, ĉu ĝi leviĝis super la dezertaj sabloj, ĝi venis al ni egale ŝarĝita de la odoro de petrolo.

Tiu petrolo, suprenfluetis kaj ruinigis la sunsubiron; ankaŭ la lunradioj havis fakte odoron de petrolo.

Ĉe Marlow ni penis liberiĝi de ĝi. Ni lasis la boaton apud la ponto kaj promenis tra la urbo por nin savi de ĝi, sed ĝi nin postsekvis. La tuta urbo pleniĝis de petrolo. Ni pasis la preĝejan korton kaj ŝajnis, kvazaŭ la homojn oni estus enterigintaj en petrolo. La ĉefa strato odoraĉis pro petrolo; ni miris, ke homoj povas loĝi tie. Ni marŝis mejlon post mejlo en la direkto de Birmingham; sed senefike, ĉar la kamparo estis trempita en petrolo.

Je la fino de tiu vojaĝo ni kunvenis noktomeze sur soleca kampo, sub fulmofrapita kverko, kaj solene ĵuris (ni tutan semajnon blasfemis en ordinara burĝa maniero, sed nun temis pri grandioza afero) solene ĵuris, ke petrolon ni neniam denove kunprenos en boato — krom, kompreneble, en kazo de malsano.

En la nuna kazo ni do nin limiĝis al metilalkoholo. Eĉ tio estas sufiĉe malbona. Vi manĝas metilitan pasteĉon kaj metilitan kukon. Tamen granda kvanto da metilalkoholo en la korpo estas pli saniga ol petrolo.

Por la aliaj matenmanĝaĵoj Georgo proponis ovojn kaj lardon, kiuj estas facile kuireblaj, malvarman viandon, teon, buterpanon kaj konfitaĵon. Por lunĉo, li diris, ni povos havi biskvitojn, malvarman viandon, buterpanon kaj konfitaĵon — sed neniun fromaĝon. Fromaĝo, same kiel petrolo, tro trudas sin. Ĝi deziras por si la tutan boaton. Ĝi trairas la korbegon kaj donas al ĉio alia fromaĝan guston. Vi ne scias, ĉu vi manĝas pomtorton aŭ kolbason, aŭ fragojn kaj kremon. Ĉio ŝajnas fromaĝo. Tro da odoro enestas en fromaĝo.

Mi memoras pri amiko mia, kiu aĉetis du fromaĝojn en Liverpool. Bonegaj fromaĝoj ili estis, maturaj kaj molaj, kun ducentĉevalpova odoro, pri kiu oni povus garantii, ke ĝi estas ankoraŭ forte flarebla je distanco de tri mejloj kaj faligas homon je distanco de du cent metroj. Mi estis tiam en Liverpool kaj mia amiko diris, ke se mi ne kontraŭas, li petos min kunporti ilin, kiam mi reiros al Londono, ĉar li mem reiros nur post kelkaj tagoj kaj li opiniis, ke ne estos bone konservi la fromaĝojn pli longe.

—Kun plezuro, kara knabo, — mi respondis, — kun plezuro.

Mi vizitis lin kaj forportis ilin en fiakro. Ĉi tiu estis disfalema afero, trenata de tuŝgenua, spiromanka somnambulo, kiun la posedanto en momento de entuziasmo, dum interparolo, nomis ĉevalo. La fromaĝojn mi metis sur la supron, kaj ni trene ekiris kun rapideco, kiu estus honorinda al la plej rapida stratplatigilo iam fabrikita, kaj ĉio iris gaje kiel funebra sonorilo, ĝis ni ĉirkaŭiris la stratangulon. Tie la vento portis bloveton de la fromaĝoj sur nian ĉevalon. Tio lin vekis kaj kun spirblovo de teruro li ekkuregis po tri mejloj ĉiuhore. La vento ankoraŭ blovis en lia direkto kaj antaŭ ol ni atingis la stratfinon, li jam sin streĉis je rapideco de preskaŭ kvar mejloj ĉiuhore, tute postlasante la kriplulojn kaj korpulentajn maljunulinojn.

Por lin regi ĉe la stacidomo necesis du portistoj, krom la veturigisto, kaj mi opinias, ke eĉ tiam ili ne estus sukcesintaj, se unu el la viroj ne estus havinta sufiĉe da menspreteco por meti poŝtukon sur ĝian nazon kaj bruligis pecon de bruna papero.

Mi akiris mian bileton kaj marŝis fiere kun miaj fromaĝoj laŭlonge de la perono, dum la homoj ĉe ambaŭ flankoj respektoplene retiriĝis. La vagonaro estis plenplena de homoj, tiel ke mi devis eniri kupeon, kie jam estis sep aliaj homoj.

Kolerema maljunulo kontraŭstaris, sed mi tamen eniris; mi metis miajn fromaĝojn sur la pakaĵtenujon, premsidiĝis kun afabla rideto kaj diris, ke estas varma tago. Pasis kelkaj momentoj kaj tiam la maljunulo faris movetojn.

—Tre preme ĉi tie, — li diris.

—Eĉ premege, — diris la viro apud li.

Tiam ili ambaŭ komencis flari, kaj ĉe la tria flaro ili ĝin ricevis rekte sur la bruston, leviĝis sen plua vorto kaj eliris. Tiam korpulenta maljunulino leviĝis kaj diris, ke estas hontinde, ke respektindan edziniĝintan virinon oni tiel turmentas, ŝi kolektis la valizon kaj ok pakaĵojn kaj foriris.

La restintaj kvar vojaĝantoj sidis ankoraŭ iom da tempo, ĝis solenaspekta viro en la angulo, kiu laŭ la vestaro kaj ĝenerala aspekto ŝajnis aparteni al la funebraĵistaro, diris, ke ĝi lin memorigas pri mortinta infaneto; la aliaj tri vojaĝantoj penis ĉiuj samtempe trapasi la pordon, ĉe kio ili sin ne malgrave dolorigis.

Mi ridetis al la nigra sinjoro kaj diris, ke mi opinias, ke ni restos solaj en la kupeo; li ridis gaje, kaj diris, ke iuj homoj tiel ekscitiĝas pri bagatelaĵo. Sed ankaŭ li fariĝis strange malgaja, post kiam ni ekiris, tial mi petis lin, kiam ni venis al Crewe, ke li venu trinki kun mi. Li konsentis kaj ni trabatis al ni vojon al la bufedo, kie ni kriegis kaj piedfrapadis kaj svingis la ombrelon dum kvarona horo; tiam junulino venis kaj demandis, ĉu ni deziras ion.

—Kion vi trinkos? — mi diris, turnante min al mia amiko.

—Mi havos viskion por duonkrono, senakvan, mi petas, fraŭlino, — li respondis.

Trinkinte ĝin li kviete foriris kaj eniris alian kupeon, kion mi konsideris malnobla.

De Crewe mi estis sola en la kupeo, kvankam la vagonaro estis plenega de homoj. Kiam ni haltis ĉe diversaj stacioj, la homoj, vidinte mian malplenan kupeon, ekkuregis al ĝi. ”Jen, Maria; venu, multe da sidlokoj.” ”Bone, Tom; ni eniros ĉi tien,” ili krias. Ili kuras antaŭen, portante pezajn pakaĵojn, kaj interbatalas ĉirkaŭ la pordo por eniri unuaj. Unu malfermas la pordon kaj supreniras la ŝtupojn kaj ŝanceliĝas malantaŭen en la brakojn de la viro post si; ili ĉiuj venas ekflari kaj poste duonsvene foriras kaj premas sin en aliajn kupeojn, aŭ pagas la prezdiferencon kaj veturas unuaklase.

El Euston mi portis la fromaĝojn al la domo de mia amiko. Kiam lia edzino eniris la ĉambron, ŝi ĉirkaŭflaris dum momento. Tiam ŝi diris:
—Kio estas? Kaŝu nenion!

Mi diris:
—Estas la fromaĝoj! Tom aĉetis ilin en Liverpool kaj petis min kunporti ilin.

Mi diris plie, ke mi esperas, ke ŝi komprenas, ke min la afero tute ne koncernas; ŝi diris, ke pri tio ŝi certas, sed ŝi parolos kun Tom, kiam li revenos.

Mia amiko devis resti en Liverpool pli longe ol li atendis; tri tagojn poste, ĉar li ankoraŭ ne revenis hejmen, lia edzino vizitis min. Ŝi diris:
—Kion Tom diris pri tiuj fromaĝoj?

Mi respondis, ke li ordonis, ke oni konservu ilin en malseketa loko kaj ke neniu tuŝu ilin.

Ŝi diris:
—Ne estas verŝajne, ke iu volos tuŝi ilin. Ĉu li ne flaris ilin?

Mi kredis, ke jes, kaj diris ankaŭ, ke li ŝajnis havi grandan korinklinon al ili.

—Ĉu vi opinias, ke li ĉagreniĝus, — ŝi demandis, — se mi donus pundon al viro, por ke li ilin forportu kaj enterigu?

Mi respondis, ke mi opinias, ke li neniam plu ridetus.

Venis en ŝian menson ideo. Ŝi diris:
—Ĉu vi bonvolos konservi ilin por li? Permesu, ke mi ekspedu ilin al vi.

—Sinjorino, — mi respondis, — kio koncernas min, mi vere ŝatas odoron de fromaĝo, kaj la vojaĝon kun ili antaŭ kelkaj tagoj mi ĉiam rigardos kiel feliĉan finon de agrabla libertempo. Tamen en ĉi tiu mondo ankaŭ aliajn ni devas konsideri.

La sinjorino, sub kies tegmento mi havas la honoron loĝi, estas vidvino, kaj mi ne scias pri la kontraŭo — eble ankaŭ orfino. Ŝi havas fortan, mi povas diri, elokventan malamon al tio, ke oni ŝin tiranu — kiel ŝi diras. La ĉeeston de la fromaĝoj de via edzo en ŝia domo, mi instinkte sentas, ŝi rigardus kiel tiranadon; neniam iu diru, ke mi tiranis vidvinon kaj orfinon.

—Nu, bone, — diris la edzino de mia amiko leviĝante, — mi diras nur, ke mi kunprenos la infanojn kaj loĝos en hotelo, ĝis tiuj fromaĝoj estos formanĝitaj. Mi kun ili ne vivos plu en la sama domo.

Ŝi plenumis sian vorton kaj lasis la hejmon sub la gardo de la domlaboristino kiu, demandita ĉu la odoron ŝi povas toleri, respondis, ”Kiun odoron?” kaj kiu, kondukita tute proksimen al la fromaĝoj kaj ordonita ekflari forte, diris, ke ŝi povas rimarki malfortan odoron de melonoj. El tio oni konkludis, ke al ŝi la atmosfero ne multe malutilos, kaj oni lasis ŝin tie.

La hotela kalkulo sumiĝis je dek kvin gvineoj kaj mia amiko, ĉion enkalkulinte, trovis, ke la fromaĝoj kostis al li po ok ŝilingojn kaj ses pencojn por funto. Li diris, ke pecon da fromaĝo li tre ŝatas, sed ke liaj rimedoj ne permesas je tioma kosto; tial li decidis forigi ilin. Li ĵetis ilin en la kanalon; sed li devis fiŝkapti ilin, ĉar plendis la boatistoj. Ili diris, ke la odoro preskaŭ svenigis ilin. Post tio li kunportis ilin en malluma nokto kaj lasis ilin en la paroĥa kadavrejo. Sed la mortenketisto ilin malkovris kaj faris grandan bruon.

Li diris, ke oni komplotas senigi lin de la vivrimedoj vekante la kadavrojn.

Mia amiko fine liberiĝis de ili, kiam li kunportis ilin al marborda urbo kaj enterigis ilin en la sablo. Pro tio la loko ricevis sufiĉe grandan reputacion. La vizitantoj diris, ke ili neniam antaŭe rimarkis, kiel forta estas tie la aero, kaj malfortbrustaj homoj kaj ftizuloj svarmadis tie poste dum multaj jaroj.

Do, kiel ajn granda estas mia amo al fromaĝo, mi estas konvinkita, ke Georgo pravis, ĝin rifuzante.

—Temanĝon ni ne bezonos, — diris Georgo (ĉe tio la vizaĝo de Harris malgajiĝis), — sed ni havos je la sepa bonan, plenan, grandiozan manĝon — ĉefmanĝon, temanĝon kaj vespermanĝon kunigintajn.

Harris pligajiĝis. Georgo proponis pasteĉojn kaj tortojn, malvarman viandon, tomatojn, fruktojn kaj legomojn. Por trinki ni kunprenis ian mirindan algluiĝeman miksaĵon faritan de Harris, kiun oni miksas kun akvo kaj nomas limonado; multe da teo; botelon da viskio, por la kazo, kiel diris Georgo, ke ni renversiĝus.

Ŝajnis al mi, ke Georgo tro multe aludas al eventuala renversiĝo. Tio ne ŝajnis al mi la taŭga humoro por entrepreni rivervojaĝon.

Tamen mi estas feliĉa, ke ni kunprenis la viskion.

Bieron kaj vinon ni ne kunprenis. Ili ne taŭgas por rivero.

Ili sentigas vin dormema kaj peza. Plenglaso en la vespero, kiam vi promenas en la urbo kaj rigardas la junulinojn, estas tute bona; sed ne trinku, kiam la suno varmege radias sur vian kapon kaj vi havas penigan laboron farendan.

Ni pretigis la liston de kunprenotaĵoj kaj sufiĉe longa ĝi estis, antaŭ ol ni disiĝis tiun vesperon. La sekvantan tagon, kiu estis vendredo, ni kolektis ilin ĉiujn kaj vespere kunvenis por paki. Ni havigis grandan valizon por la vestaĵoj kaj paron da korbegoj por la nutraĵoj kaj la kuiriloj. Ni ŝovis la tablon sub la fenestron, amasigis ĉion en la mezo de la planko, sidiĝis ĉirkaŭe kaj rigardis.

Ili diris, ke mi pakos.

Pri mia pakado mi estas iom fiera. Pakado estas unu el la multaj aferoj, pri kiuj mi sentas, ke mi ilin konas pli ol iu alia vivanta homo. (Surprizas eĉ min mem, kelkfoje, kiel multe da tiuj aferoj ekzistas.) Tion mi persvadis al Georgo kaj Harris, kaj diris, ke prefere ili lasu la tutan aferon al mi. La proponon ili akceptis kun preteco, kiu havis en si ion nekutiman. Georgo bruligis la pipon kaj sin sternis sur brakseĝo, dum Harris metis la piedojn sur la tablon kaj bruligis cigaron.

Ne tion mi atendis. Kompreneble mi intencis, ke mi estru la laboron kaj ke Harris kaj Georgo laboru sub mia direktado, dum mi ĝoje ilin flankenpuŝas, dirante: ”Ho, vi P... — Jen lasu al mi fari tion!” ,,Jen sufiĉe simpla!” — fakte ilin instruante, kiel oni povus diri. La aplombo de ilia akcepto min incitis. Nenio incitas min pli ol vidi aliajn sidi ĉirkaŭe kaj fari nenion, dum mi laboras.

Foje mi loĝis kun viro, kiu tiamaniere min furiozigis. Li kutimis kuŝi sur la sofo kaj dum horoj rigardi min, dum mi laboris, sekvante min per la okuloj, kien ajn mi iris en la ĉambro. Li diris, ke vere gojigas lin vidi, kiel mi fuŝagas. Li diris, ke tio igas lin senti, ke la vivo ne estas vana sonĝo, tra kiu oni gapas kaj oscedas, sed nobla tasko, plena de devoj kaj severa laboro. Li diris, ke nun li ofte scivolas, kiel li povis elteni antaŭ ol li min renkontis, kaj neniam havis iun por rigardi, dum tiu laboras.

Nu, mi ne similas tiun. Sidi trankvile kaj rigardi alian penanta kaj laboranta, mi ne povas. Mi sentas deziron leviĝi kaj kontroli, iri ĉirkaŭen kun la manoj en la poŝoj kaj ordoni al li, kion li faru. Estas mia energia naturo. Mi ne povas ne fari tion.

Mi tamen nenion diris, sed komencis paki. Tio ŝajnis pli longdaŭra laboro ol mi atendis; sed fine mi plenigis la valizon, sidiĝis sur ĝi kaj ĝin rimenis.

—Ĉu la botojn vi ne volas enmeti? — diris Harris.

Mi rigardis ĉirkaŭen kaj trovis, ke ilin mi forgesis. Tio estas tipa por Harris. Li ne povis diri antaŭ ol mi jam fermis la valizon kaj rimenis ĝin, kompreneble. Georgo eligis ridon, — unu el tiuj incitemaj, sensencaj, fuŝkapaj, makzelrompitaj ridoj liaj. Ili furiozigas min.

Mi malfermis la valizon kaj enpakis la botojn; tiam, ĝuste kiam mi estis ĝin fermonta, venis en la menson terura dubo.

Ĉu mian dentobroson mi enpakis? Mi ne scias, kiel okazas, sed neniam mi scias, ĉu mi enpakis mian dentobroson.

Min obsedas mia dentobroso, kiam mi vojaĝas kaj malfeliĉigas la vivon. Mi sonĝas, ke mi ne enpakis ĝin, vekiĝas ŝvitegante malvarme, ellitiĝas kaj ĝin serĉas, matene mi ĝin enpakas antaŭ ol mi ĝin uzis kaj devas elpaki denove por ĝin havigi, kaj ĝi estas ĉiam la lasta objekto, kiun mi elĵetas el la valizo; tiam mi repakas, ĝin forgesas kaj devas kuregi supren por ĝi je la lasta momento kaj porti ĝin al la stacidomo, envolvitan en mia poŝtuko.

Kompreneble mi devis nun elpaki ĉiun pakitan objekton, kaj kompreneble mi ne povis ĝin trovi. Traserĉante mi kunmiksis ĉiujn objektojn, ĝis ili revenis al la stato, en kiu ili sendube troviĝis antaŭ la kreo de la mondo, kiam regis kaoso.

Kompreneble mi trovis tiujn de Georgo kaj Harris dek ok fojojn, sed la propran mi ne povis trovi. Mi remetis la aĵojn unu post la alia kaj ĉiun mi levis kaj skuis. Tiam mi trovis ĝin interne de boto. Mi repakis ankoraŭ unu fojon.

Kiam mi finis, Georgo demandis, ĉu la sapo estas enpakita. Mi diris, ke al mi estas tute egale, ĉu la sapo estas enpakita aŭ ne, kaj mi ĵetfermis la valizon kaj rimenis ĝin kaj trovis, ke mi enpakis mian tabaksakon, kaj devis ĝin remalfermi.

Estis kvin minutoj post la deka, kiam ĝi fine fermiĝis, kaj tiam restis ankoraŭ la pakado de la korbegoj. Harris diris, ke necesos ekiri post malpli ol dek du horoj, kaj opiniis, ke estus pli bone, se li kaj Georgo farus la ceteran laboron; mi konsentis kaj sidiĝis kaj ili komencis.

Ili komencis facilanime, evidente intencante montri al mi, kiel oni devas paki. Mi faris neniun kritikon; mi nur atendis.

Kiam Georgo estos pendigita, Harris estos la plej malbona pakanto en ĉi tiu mondo; mi rigardis al la amasoj da teleroj kaj tasoj kaj kaseroloj kaj boteloj kaj potoj kaj fornoj kaj kukoj kaj tomatoj k.t.p. kaj sentis, ke baldaŭ la afero fariĝos interesa.

Ĝi fariĝis. Ili komencis per rompo de taso. Tio estis ilia unua faro. Ili tion faris nur por montri, kion ili povas fari, kaj por altiri atenton.

Poste Harris pakis la fragokonfitaĵon sur tomaton kaj dispremis ĝin, kaj ili devis ellevi la tomaton per kulereto.

Tiam estis la vico de Georgo kaj li paŝis sur buteron. Mi diris nenion, sed mi proksimiĝis kaj sidiĝis sur la rando de la tablo kaj rigardis ilin. Tio incitis ilin pli ol io, kion mi estus povinta diri. Tion mi sentis. Tio faris ilin nervaj kaj ekscititaj kaj ili paŝis sur objektojn, metis objektojn malantaŭ sin kaj poste ne povis trovi ilin, kiam ili deziris ilin; ili enpakis la pasteĉojn ĉe la fundo, metis pezajn objektojn sur ilin kaj frakasis la pasteĉojn.

Ili ŝutis salon sur ĉion, kaj pri butero! Mi neniam en la vivo vidis du virojn fari pri du funtoj da butero pli ol ili faris. Post kiam Georgo forigis ĝin de sur sia pantoflo, ili penis enŝovi ĝin en la kaserolon. Ĝi ne povis eniĝi, kaj tio, kio jam eniĝis, ne volis eliĝi. Ili fine elskrapis ĝin kaj metis ĝin sur seĝon kaj Harris sidiĝis sur ĝi, ĝi algluiĝis al li kaj ili iris ĝin serĉi tra la tuta ĉambro.

—Mi ĵuras, ke mi metis ĝin sur tiun seĝon, — diris Georgo, gapanta al la malplena seĝo.

—Mi vidis mem, ke vi faris tion antaŭ malpli ol unu minuto, — diris Harris.

Ili denove ĉirkaŭiris en la ĉambro, ĝin serĉante; poste ili renkontiĝis en la mezo, kaj gapis al si reciproke.

—La plej nekutima afero, pri kiu mi iam aŭdis, — diris Georgo.

—Tiel mistera! — diris Harris.

Tiam Georgo iris malantaŭ Harris kaj ekvidis ĝin.

—Nu, jen ĝi estis la tutan tempon, — li ekkriis, indigne.

—Kie? — kriis Harris turniĝante.

—Staru senmove! — Georgo kriegis, flugante post lin.

Ili sukcesis ĝin forigi, kaj enpakis ĝin en la tekruĉon.

En ĉion kompreneble enmiksiĝis Montmorency. La vivambicio de Montmorency estas malhelpi ĉiujn kaj igi ilin blasfemi al li. Se li povas enpremiĝi ien, ĝuste kie oni lin ne deziras, kaj fariĝi perfekta ĝenaĵo, furiozigi la homojn kaj igi ilin ĵeti objektojn al lia kapo, tiam li sentas, ke li ne malbone pasigis la tagon.

Kaŭzi, ke iu falpuŝiĝu kaj lin malbenu senĉese dum horo, estas lia plej alta celo kaj deziro; kiam li sukcesas en tio, lia memfiereco fariĝas netolerebla.

Li venis kaj sidiĝis sur objektoj, ĝuste kiam oni volis enpaki ilin; li forte kredis, ke ĉiufoje kiam Harris aŭ Georgo etendis la manon, ili celis lian malvarman, malseketan nazon. Li metis la kruron en la konfitaĵon, skue mordadis la kuleretojn kaj li ŝajnigis, ke la limonoj estas ratoj kaj li eniĝis en la korbegon kaj mortigis tri el ili antaŭ ol Harris povis trafi lin per la pato.

Harris diris, ke mi instigis lin. Mi ne instigis lin. Tia hundo ne bezonas instigon. Tiel li agas pro la natura, origina pekemo denaska en li.

La pakado finiĝis je 12.50 kaj Harris sidiĝis sur la granda korbego kaj diris, ke li certas, ke oni trovos nenion rompita.

Georgo diris, ke se io estas rompita, ĝi estas rompita, kaj tiu penso ŝajnis lin konsoli. Li diris ankaŭ, ke li estas preta enlitiĝi. Ni ĉiuj estis pretaj enlitiĝi. Estis aranĝite, ke Harris tranoktos kun ni kaj ni supreniris.

Ni decidis pri la litoj per monerĵetado, kaj Harris devis dormi kun mi. Li diris:
—Ĉu vi preferas dormi ĉe la interna aŭ la ekstera flanko, J.?

Mi diris, ke kutime mi preferas dormi en la lito.

Harris diris, ke tio estas malnova ŝerco.

Georgo diris:
—Je kioma horo mi veku vin?

Harris diris:
—Je la sepa.

Mi diris:
—Ne, je la sesa, — ĉar mi deziris skribi kelkajn leterojn.

Harris kaj mi disputis iom da tempo, sed fine duonigis la diferencon, kaj konsentis pri duono post la sesa.

—Veku nin je duono post la sesa, Georgo, — ni diris.

Georgo ne respondis kaj alirinte al lia lito, ni trovis, ke li dormas jam de kelka tempo; tial ni metis la bankuvon tien, tiel ke li, ellitiĝante en la mateno, devos fali en ĝin, kaj ni enlitiĝis mem.

Ĉapitro V

Nin vekas sinjorino P. — Georgo, la dormemulo — La friponaĵo pri la vetera prognozo — Nia pakaĵaro — Malbono de la malgranda knabo — La homoj amasiĝas ĉirkaŭ ni — Ni forveturas, paradmaniere, kaj alvenas al Waterloo — Nescio de Sud-Okcidentaj oficistoj pri tiaj mondecaj aferoj kiel vagonaroj — Ni surakviĝas en senferdeka boato.

Estis Sinjorino Poppets, kiu min vekis la sekvantan matenon.

Ŝi diris:
—Ĉu vi scias, ke estas preskaŭ la naŭa, sinjoro?

—La naŭa kio? — mi kriis, saltleviĝante.

—La naŭa horo, — ŝi respondis tra la ŝlosiltruo.

—Mi kredas, ke vi dormis preter via horo.

Mi vekis Harris kaj informis lin. Li diris:
—Mi kredis, ke vi deziris leviĝi je la sesa?

—Tiel mi deziris, — mi respondis. — Kial vi ne vekis min?

—Kiel mi povu veki vin, kiam vi ne vekis min? — li respondis. — Nun ni ne estos sur la akvo antaŭ la dekdua. Mi miras, ke vi vin ĝenas entute leviĝi.

—Hum! — mi respondis. — Feliĉe por vi, ke mi ĝenis min.

Se mi ne estus vin vekinta, vi kuŝus tie la tutan dusemajnon.

En ĉi tiu maniero ni blekis unu al la alia dum ankoraŭ kelkaj minutoj, kiam nin interrompis spitanta ronko de Georgo.

Tio nin memorigis la unuan fojon de kiam ni vekiĝis pri lia ekzisto. Jen kuŝis la viro, kiu volis scii, je kioma horo li veku nin — sur dorso, kun la buŝo larĝe malfermita kaj la genuoj supren levitaj.

Mi vere ne scias kial, sed la vido de alia homo dormanta en lito, kiam mi jam leviĝis, min kolerigas. Ŝajnas al mi hontinde vidi la altvalorajn horojn de ies vivo — la superprezajn momentojn, kiuj al li neniam revenos — malŝparataj en nura besta dormado.

Jen estis Georgo, forĵetanta pro terura mallaboremo la netakseblan donacon de tempo; jen lia multvalora vivo, pri kies ĉiu sekundo li devos respondi en la estonto, forpasanta de li neuzita. Li povus plenigi sin per ovoj kaj lardo, inciti la hundon aŭ amindumi la servistinon anstataŭ kuŝi tie, enabismiĝinta en animkripla forgeso.

Estis terura penso. Ŝajnis, ke Harris kaj mi samtempe frapiĝis de ĝi. Ni fortvole decidis lin savi kaj pro tiu nobla intenco nia propra disputo estis forgesita. Ni alkuris, fortiris de li la litkovrilojn, Harris frapis lin unufoje per pantoflo, mi brukriis en lian orelon kaj li vekiĝis.

—Kio estas? — li diris, rektiĝante.

—Leviĝu, pezkapa ŝtipo! — kriegis Harris. — Estas jam kvarono antaŭ la deka.

—Kio! — li kriis, saltante el la lito en la bankuvon. — Kiu, je la tondro, metis tion tien?

Ni diris al li, ke li estas malsaĝulo, se li ne vidis la bankuvon.

Ni finvestis nin kaj kiam venis vico al la flankaj aferoj, mi memoris, ke ni enpakis la dentobrosojn kaj la brosojn kaj kombilon (tiu dentobroso kaŭzos mian morton, mi estas certa), kaj ni devis malsupreniri kaj elserĉi ilin en la valizo. Kiam ni jam faris tion, Georgo deziris la razilaron. Ni diris al li, ke ĉi tiun matenon li devos resti nerazita, ĉar tiun valizon ni ne intencas denove malpaki por li, nek por iu simila al li.

Li diris:
—Ne estu absurdaj. Ĉu mi povas eniri la urbon kun tia aspekto?

Tio estus iom malagrabla por la urbo, sed ĉu ni ĉagrenu nin eĉ iomete pro la homa suferado! Kiel Harris diris, en sia maldelikata, vulgara maniero, la urbo devos tion elteni.

Ni malsupreniris por matenmanĝo. Montmorency jam invitis du aliajn hundojn por adiaŭo kaj ili pasigis la tempon interbatalante sur la pordoŝtupo. Ni kvietigis ilin per ombrelo kaj altabliĝis por kotletoj kaj malvarma bovaĵo.

Harris diris:
—La ĉefa afero estas manĝi bonan matenmanĝon, — kaj li komencis per du kotletoj dirante, ke ĉi tiujn li manĝos, dum ili estas varmaj, ĉar la bovaĵo povas atendi.

Georgo prenis la ĵurnalon en la manon kaj laŭtlegis al ni pri mortoj pro boatado, kaj la veterprognozon (kiu profetis pluvon, malvarmojn, malsekan beliĝantan veteron — ĉiam pli ol kutime malbelan veteron, kiu povas esti), intermitajn lokajn fulmotondrojn, orientan venton kun ĝenerala malalta premo super la Mezaj Graflandoj (Londono kaj la Kanalo). La barometro falas.

Mi opinias, ke el ĉiuj sensencaj, incitemaj malsaĝaĵoj, kiuj nin turmentas, ĉi tiu friponaĵo pri vetera prognozo estas preskaŭ la plej ĉagrena. Ĝi prognozas ĝuste tion, kio okazis hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ kaj ekzakte la malon de tio, kio okazos hodiaŭ.

Mi memoras, kiel mia libertempo en la malfrua aŭtuno estis iun fojon tute fuŝita pro tio, ke ni tro atentis la veteran raporton en la loka ĵurnalo. ”Pluvegojn kun fulmotondroj oni antaŭdiras por hodiaŭ”, ĝi anoncis iun lundon, kaj ni tial rezignis nian piknikon kaj restis hejme la tutan tagon, atendante la pluvon. Preter la domo homoj pasadis, vojaĝante plejeble gaje en veturiletoj kaj kaleŝoj, la suno brilis kaj eĉ ne unu nubo videblis.

—Ha! — ni diris, rigardante ilin tra la fenestro, — ili revenos tute malsekaj!

Ni ridis en ni, pensante kiel malsekaj ili fariĝos, revenis en la ĉambron, ekbruligis fajron, havigis librojn kaj ordigis niajn specimenojn de algoj kaj kardikonkoj. Je la dekdua, kiam la suno brilis plenplene en la ĉambron, la varmego fariĝis netolerebla kaj ni scivolis, kiam komenciĝos tiuj pluvegoj kaj intermitaj fulmotondroj.

—Ha! ili venos en la posttagmezo, vi vidos, — ni diris unu al la alia. — Ho! Kiel malsekiĝos tiuj homoj. Kia ŝerco!

Je la unua la dommastrino venis por demandi, ĉu ni ne intencas eliri, ĉar la tago ŝajne estas tre bela.

—Ne, ne, — ni respondis, ruze subridante, — ni ne. Ni ne intencas malsekiĝi — ne, ne.

Kiam la posttagmezo jam preskaŭ forpasis kaj ankoraŭ ne estis ia antaŭsigno de pluvo, ni penis nin feliĉigi per la penso, ke ĝi ekfalos tute subite, ĝuste kiam la homoj reekiros hejmen kaj ne povos atingi ian ŝirmejon, kaj ke ili tiamaniere fariĝos eĉ pli malsekegaj. Sed eĉ ne guto falis kaj la tago finiĝis belega, kaj ĝin sekvis belega nokto.

La sekvantan matenon ni legis, ke estos ”varma, bela, tute heliĝanta tago, multe da varmo”, ni nin vestis per malpezaj vestaĵoj kaj eliris, kaj duonhoron post la ekiro komenciĝis pluvego kaj leviĝis akre malvarma vento, ambaŭ daŭris senĉese la tutan tagon, ni revenis hejmen plenaj de malvarmumo kaj reŭmatismo kaj enlitiĝis.

La vetero estas afero tute preter mia kompreno. Neniam mi povas ĝin kompreni. La barometro estas senutila: ĝi trompas same kiel la ĵurnala prognozo.

Unu pendis en hotelo en Oksfordo, kie mi loĝis la pasintan printempon, kaj kiam mi alvenis tien, ĝi montris ”tute hele”. Ekstere simple pluvegis, kaj tiel estis la tutan tagon; tion mi ne povis klarigi al mi. Mi frapetis la barometron kaj ĝi pli alten eksaltis kaj montris al ”tre seke”. La botpurigisto, kiu ĵus preterpasis, haltis kaj diris, ke li supozas, ke ĝi aludas al la morgaŭo. Mi opiniis, ke ĝi eble pensas pri la antaŭlasta semajno, sed la botpurigisto diris, ke li kredas, ke ne.

La sekvantan matenon mi ĝin frapetis ankoraŭ foje, ĝi saltis eĉ pli alten, kaj la pluvo falis pli torente ol antaŭe. Merkrede mi iris kaj refoje batis ĝin, kaj la montrilo rondiris al ”tute hele”, ”tre seke” kaj ”multe da varmo”, ĝis haltigis ĝin la pinglo kaj pluen ĝi ne povis iri. Ĝi faris sian plejeblon, sed la instrumento estis konstruita tiel, ke ĝi ne povis prognozi belan veteron pli persisteme ol ĝi jam faris, sen ke ĝi rompiĝu. Ĝi volis evidente pluiri kaj profeti sekecon kaj senpluvecon, sunfrapon, venton el Saharo kaj tiajn aferojn, sed la pinglo malhelpis kaj ĝi devis kontentiĝi montrante al la banala ”tre seke”.

Intertempe pluvegis senĉese, kaj la malalta parto de la urbo jam subakviĝis, ĉar la rivero superfluis.

La botpurigisto diris, ke estas klare, ke ni havos daŭran periodon de belega vetero iatempe, kaj laŭtlegis poemon, desegnitan super la orakolo, pri ,,Antaŭdiro longa: stato longdaŭra, Antaŭdiro mallonga: paso baldaŭa.”

La bela vetero tiun someron neniam venis. Mi supozas, ke tiu aparato sendube aludis al la venonta printempo.

Troviĝas ankaŭ tiuj novstilaj barometroj, la longaj kaj rektaj. Tiujn mi tute ne komprenas. Unu flanko estas por la 10a antaŭtagmeze hieraŭ kaj la alia flanko por la 10-a antaŭtagmeze hodiaŭ; sed vi ne povas ĉiam esti tie tiel frue kiel la deka. Ĝi leviĝas aŭ malleviĝas por pluvo aŭ belvetero, kun multe aŭ malpli da vento, kaj se vi ĝin frapetas, ĝi nenion diras al vi.

Vi devas ĝin ĝustigi laŭ la marnivelo, kaj ŝanĝi al Fahrenheit, kaj eĉ tiam mi ne konas la solvon.

Sed kiu volas antaŭkoni la veteron? Ĝi estas sufiĉe malbona, kiam ĝi venas, eĉ sen la malĝojo de la antaŭkono. Nia ŝatata profeto estas la maljunulo, kiu en speciale malbela mateno de iu tago, kiam ni speciale deziras, ke estu bela vetero, ĉirkaŭrigardas la horizonton per speciale scianta okulo kaj diras:
—Ho, ne, sinjoro, mi opinias, ke certe heliĝos. La vetero ŝanĝiĝos tutcerte, sinjoro.

—Ha, li scias, — ni diras, deziras al li bonan matenon kaj ekiras, — mirinde kion tiuj maljunuloj povas scii!

Tiun viron ni amas, kion tute ne malpliigas la cirkonstanco, ke certe ne heliĝos, sed pluvos konstante la tutan tagon.

—Nu, — ni sentas, — li faris sian eblon.

Kontraŭe pri la viro, kiu prognozas al ni malbonan veteron, ni pensas amarajn kaj venĝemajn pensojn.

—Heliĝos, ĉu ne? — ni krias gaje, preterpasante.

—Nu, ne, sinjoro, mi timas, ke pluvos la tutan tagon, — li respondas, skuante la kapon.

—Maljuna stultulo! — ni murmuretas. — Kion li scias? — Se lia prognozo montriĝas prava, ni revenas des pli koleraj al li, kaj kun nebula ideo ke, iamaniere, la kulpo estas lia.

Ĉi tiu speciala mateno estis tro hela kaj sunplena por permesi, ke nin maltrankviligu la sangfrostiga legado de Georgo pri ”barometro falanta”, ”atmosfera tumulto pasanta oblikve super Suda Eŭropo”, kaj ”premo pliiĝanta”; do, trovante, ke li ne povas nin malfeliĉigi, kaj ke li nur malŝparas sian tempon, li ŝtele prenis cigaredon, kiun mi zorge pretigis por mi mem, kaj foriris.

Poste Harris kaj mi, finmanĝinte la kelkajn manĝaĵojn restintajn sur la tablo, pene portis nian pakaĵaron sur la pordoŝtupon kaj atendis fiakron.

Kolektita, nia pakaĵaro ŝajnis granda amaso. Estis valizo kaj leda mansako kaj du korbegoj, granda volvaĵo de tapiŝetoj kaj kvar-kvin paltoj kaj pluvmanteloj, kelkaj ombreloj, kaj estis ankaŭ melono sola en papera sako, ĉar ĝi estis tro dika por eniĝi aliloken, kaj du funtoj da vinberoj en alia sako, japana paperombrelo kaj pato, kiun ni ĉirkaŭvolvis per bruna papero, ĉar ĝi estis tro longa por povi enpakiĝi.

Tio aspektis kiel amaso kaj Harris kaj mi iom ekhontis, kvankam mi ne povis kompreni kial. Preterpasis neniu fiakro, tamen alvenis stratbuboj kaj, ĉar ili verŝajne interesiĝis pri la spektaklo, ili restis.

La bubo de Briggs alvenis unua. Briggs estas nia legomvendisto kaj lia ĉefa talento konsistas en dungo de la plej malbonaj kaj senprincipaj knaboj, kiujn ĝis nun naskis la civilizacio.

Se aperas en nia ĉirkaŭejo knabo pli kanajla ol la cetera knabaro, ni scias, ke tio estas la plej nova de Briggs. Oni diris al mi, ke en la tempo de la murdo en Great Coram Street, la loĝantoj en nia strato tuj konkludis, ke la ĉefa animo en la afero estis la knabo (tiutempa) de Briggs, kaj se, responde al la severa esplorado de n-ro 19, (helpata de n-ro 21, kiu okaze troviĝis tiam sur la ŝtupo), kiam li vizitis tie por la mendoj en la mateno post la krimo, li ne estus povinta pruvi kompletan alibion, estus estinte malbone al li. La tiaman knabon de Briggs mi ne konis, sed laŭ tio, kion mi poste aŭdis pri ili, tiun alibion mi ne estus mem konsiderinta tre grava.

La bubo de Briggs, kiel mi jam diris, venis ĉirkaŭ la stratangulo. Lia komisio evidente tre urĝis, kiam li unue aperis antaŭ niaj okuloj, sed ekvidinte Harris kaj min kaj Montmorency kaj la pakaĵojn, li malrapidiĝis kaj gapis. Harris kaj mi rigardis lin malafable. Pli senteman knabon tio eble vundus, sed la knaboj de Briggs ne estas, kutime, ofendiĝemaj. Li tute haltis je unu metro de nia porda ŝtupo, apogis sin al la palisaro, elektis pajleron maĉeblan kaj fiksis la okulojn sur nin.

Estis klare, ke li intencis observi ĉi tiun aferon ĝis la fino.

Momenton pli poste la knabo de la nutraĵvendisto preterpasis ĉe la kontraŭa flanko de la strato. Lin alvokis la knabo de Briggs:
—Hi! Teretaĝo de 42 translokiĝas.

La knabo de la nutraĵvendisto venis trans la straton kaj lokigis sin ĉe la alia flanko de la ŝtupo. Poste la juna sinjoro de la botvendejo haltis kaj aliĝis al la knabo de Briggs; dum la estro de la malplenaj trinkpotoj de la trinkejo ”La Bluaj Kolonoj” prenis memstaran postenon sur la trotuara rando.

—Ili ne malsatos, ĉu? — diris la sinjoro de la botvendejo.

—Ha! ankaŭ vi unu-du aĵojn dezirus kunpreni — respondis La Bluaj Kolonoj — se vi estus transironta la Atlantikon en malgranda boato.

—Ili ne estas transirontaj la Atlantikon, — enmetis la knabo de Briggs; — ili estas serĉontaj Stanley.

Jam kolektiĝis malgranda homamaso kaj la homoj demandis, kio estas. Unu partio (la juna kaj facilanima parto de la homamaso) kredis, ke okazas edziĝo, kaj montris al Harris kiel al la fianĉo; dum la malpli junaj kaj pli pensemaj inter la popolamaso inklinis al la ideo, ke okazas enteriĝo, kaj ke eble mi estas la frato de la mortinto.

Fine aperis malplena fiakro (en la strato kutime, kaj kiam oni ne bezonas ilin, preterpasas malplenaj fiakroj po tri ĉiuminute, rampas ĉirkaŭen kaj malhelpas la iradon), ni enpakis nin kaj niajn apartenaĵojn, elĵetis paron da amikoj de Montmorency, kiuj evidente ĵuris, ke ili lin neniam forlasos, kaj ekveturis aklamitaj de la homamaso kaj la knabo de Briggs ĵetis post nin bonaŭguran karoton.

Ni venis al Waterloo je la dekunua kaj demandis, de kie ekiras la dekunua nul kvin. Kompreneble, neniu sciis; neniu iam scias ĉe Waterloo, de kie iu vagonaro ekiros, aŭ kien ĝi veturas, kiam ĝi ekiras, aŭ ion ajn pri ĝi. La portisto, kiu prenis niajn pakaĵojn, kredis, ke ĝi ekiros de perono numero du, dum alia portisto, kun kiu li interkonsiliĝis pri la demando, jam aŭdis famon, ke ĝi ekiros de numero unu. La staciestro, aliflanke, estis konvinkita, ke ĝi ekiros de la perono por lokaj vagonaroj.

Por meti punkton al la afero ni supreniris kaj demandis la trafikkontroliston, kaj li diris al ni, ke ĵus li renkontis viron, kiu diris, ke li vidis ĝin ĉe perono numero tri. Ni iris al perono numero tri, sed la tieaj aŭtoritatuloj diris, ke ili emas pensi, ke tiu vagonaro estas la ekspreso al Southampton, aŭ eble la rekurba al Windsor, sed ili estis certaj, ke ĝi ne estas la vagonaro al Kingston, kvankam kial ili estas certaj, ke ĝi ne estas, tion ili ne povis diri.

Poste nia portisto diris, ke li kredas, ke ĝi estas sur la altnivela perono; li diris, ke li kredas, ke li rekonas la vagonaron.

Ni do iris al la altnivela perono, parolis kun la lokomotivestro kaj demandis lin, ĉu li iras al Kingston. Tiu diris, ke li ne povas esti certa, kompreneble, sed li emas kredi, ke jes. Ĉiukaze, se li ne estas la 11.05 por Kingston, li diris, ke li estas sufiĉe certa, ke li estas la 9.32 por Virginia Water, aŭ la antaŭtagmeza ekspreso je la 10-a por Isle of Wight, aŭ ie en tiu direkto, kaj ke ni ĉiuj scios, kiam ni alvenos. Ni ŝovis duonkronon en lian manon kaj petis, ke li estu la 11.05 por Kingston.

—Sur ĉi tiu fervojo neniu iam scios, — ni diris, — kio vi estas, aŭ kien vi iras. Vi konas la vojon, forŝoviĝu kviete kaj iru al Kingston.

—Nu, mi ne scias, sinjoroj, — respondis la grandanima viro, — tamen mi supozas, ke iu vagonaro devos iri al Kingston; mi iros. Donu la duonkronon.

Tiel ni alvenis al Kingston pere de la Londono-kaj-Sud-Okcidenta Fervojo.

Ni eksciis poste, ke la vagonaro, kiu nin alportis, estis fakte la poŝtvagonaro al Exeter kaj ke oni ĝin serĉis dum horoj ĉe Waterloo kaj ke neniu sciis, kio okazis al ĝi.

Nia boato nin atendis en Kingston rekte sub la ponto kaj al ĝi ni direktis nin, amasigis niajn pakaĵojn ĉirkaŭ ĝi, kaj mem paŝis en ĝin.

—Ĉu ĉio en ordo, sinjoro? — diris la viro.

—Ĉio en ordo, — ni respondis; kun Harris ĉe la remiloj kaj mi ĉe la direktilo kaj kun Montmorency, malfeliĉa kaj profunde suspektema en la pruo, ni pafiĝis antaŭen sur la akvo, kiu por du semajnoj devos esti nia hejmo.

Ĉapitro VI

Kingston — Instruaj rimarkoj pri la frua angla historio — Instruaj vortoj pri skulptitaj kverkaĵoj kaj la vivo ĝenerale — La malfeliĉa kazo de la juna Stivvings — Pensoj pri la antikvo — Mi forgesas, ke mi direktas — Interesa rezulto — La labirinto de Hampton Court — Harris kiel gvidanto

Estis belega mateno en malfrua printempo aŭ frua somero, nomu ĝin kiel vi volas, kiam la delikata brilo de herbo kaj folio ŝanĝiĝas al pli profunda verdo; la jaro ŝajnas kiel bela junulino, tremanta pro nekonataj, vekiĝantaj pulsoj sur la sojlo de la viriniĝo.

La kuriozaj mallarĝaj stratoj de Kingston, kie ili ĝisiris la bordon de la akvo, aspektis vere pentrindaj sub la brilanta sunlumo; la briletanta rivero kun siaj naĝantaj ŝarĝboatoj, la flankvojo borderita de arbareto, la netaspektaj kampodomoj ĉe la alia flanko, Harris en ruĝa kaj oran ̧kolora blazonvesto, gruntanta ĉe la remiloj, la malproksima vido de la griza malnova palaco de la Tudoroj, ĉio faris sunplenan bildon, tiel belan, tamen trankvilan, tiel plenan de vivo, kaj tamen tiel serenan, ke malgraŭ tio, ke estis ankoraŭ frue en la tago, mi sentis, ke mi sonĝe luliĝas en revan humoron.

Mi revis pri Kingston, aŭ ”Kyningestun” kiel ĝi iam nomiĝis, kiam tie estis kronataj la saksaj reĝoj. La granda Cezaro tie transiris la riveron kaj la romiaj legioj starigis tendaron sur la deklivoj de ĝia alta kamparo. Cezaro ŝajne loĝis tie, simile kiel Elizabeto en posta tempo; krom tio, ke li estis pli respektinda ol la bona reĝino Bess; li ne gastis ĉe la trinkejoj.

La trinkejojn fervore amis la Virga Reĝino de Anglujo. Ne troviĝas eĉ unu trinkejo kun ia ĉarmo, en la limo de dek mejloj de Londono, kiun ŝi iam ne vizitis, aŭ restis en ĝi, aŭ tranoktis. Mi nun scivolas, se Harris, ni diru, ŝanĝus sian vivmanieron kaj fariĝus ĉefministro kaj mortus, ĉu oni metus elpendaĵojn super la trinkejojn, kiujn li vizitis: ”En ĉi tiu domo Harris trinkis glason da biero”, ”Ĉi tie Harris trinkis dufoje malvarman skotan viskion en la somero de 1888”, ”Oni elĵetis Harris de ĉi tie en decembro 1886”.

Ne, estus tro multaj! Famiĝus nur la trinkejoj, kiujn li neniam vizitis. ”La sola domo en Suda Londono, kiun neniam vizitis Harris!” La homoj kurus grandare por vidi, kio mankas al ĝi.

Devas esti, ke la mense malsana reĝo Edwy tre malamis Kyningestun. Lin trosatigis la kronada festo. Eble la aprokapo farĉita per sukermigdaloj ne taŭgis al lia stomako (ĝi ne taŭgus al mia, mi scias), kaj li jam trinkis sufiĉe da sack kaj mielbiero; tial li ŝtele forlasis la bruan festadon por pasigi trankvilan horon en la lunlumo kun sia amata Elgiva.

Tiam la kruela Odo kaj sankta Dunstan perforte kaj krude eniris la kvietan ĉambron, maldelikate insultis la ĉarmvizaĝan reĝinon kaj trenis la kompatindan Edwy reen al la laŭta bruado de la ebria tumulto.

Jarojn poste, akompanitaj de krakego de batalsonoj, la saksaj reĝoj kaj la saksa festado enteriĝis unu flanke de la alia kaj dum kelka tempo la grandeco de Kingston forpasis, por leviĝi ankoraŭ unu fojon, kiam Hampton Court fariĝis la palaco de la Tudoroj kaj la Stuartoj, la reĝaj barkoj streĉis siajn haltigŝnurojn ĉe la riverbordo kaj hele vestitaj bravuloj fiere malsupreniris la apudbordajn ŝtupojn.

Multaj el la malnovaj domoj en la ĉirkaŭaĵo tre klare memorigas pri la tagoj, kiam Kingston estis reĝa urbo kaj nobeloj kaj korteganoj loĝis tie, proksime al sia reĝo, la longa ŝoseo al la palacaj pordegoj estis vivoplena la tutan tagon kun tinteganta ŝtalo kaj saltantaj ĉevaletoj, susurantaj silkoj kaj veluroj kaj belaj vizaĝoj. La grandaj kaj vastaj domoj, kun siaj elstaraj latisfenestroj, grandaj kamenoj kaj gablohavaj tegmentoj sufloras la tagojn de helkolora ĝisgenua pantalono kaj malvasta jako, de perlobroditaj talivestoj kaj komplikitaj blasfemoj. Ili estis starigitaj en la tempo ”kiam la homoj sciis konstrui”. La malmolaj ruĝaj brikoj fiksiĝis nur pli firme kun la paso de la tempo kaj iliaj kverkaj ŝtuparoj ne knaras kaj gruntas, kiam oni penas kviete malsupreniri ilin.

Parolante pri kverkaj ŝtuparoj, mi memoras, ke en unu el la domoj en Kingston troviĝas grandioza skulptita ŝtuparo. Ĝi estas nun butiko en la vendoplaco, sed ĝi evidente estis iam domego de gravulo. Amiko mia, kiu loĝas en Kingston, tien eniris iun tagon por aĉeti ĉapelon kaj, en senpripensa momento, metis la manon en la poŝon kaj pagis ĝin kontante.

La butikisto (li konas mian amikon) unue nature estis iom konsternita; li tamen regis sin rapide kaj sentis, ke oni devus ion fari por stimuli tiajn agojn, tial li demandis nian heroon, ĉu plaĉus al li vidi belan skulptitan kverkaĵon. Mia amiko jesis, kaj tuj la butikisto lin kondukis tra la butiko supren laŭ la ŝtuparo de la domo. La balustroj estis belega laboraĵo kaj la tuta muro estis kverke panelita kun skulptado, kiu estus honorinta palacon.

De la ŝtuparo ili eniris salonon, kiu estis granda, hela ĉambro, tapetita per iom stranga, sed gajiga paperaĵo kun blua fono. La ĉambro tamen neniel estis rimarkinda, kaj mia amiko demandis al si, kial oni venigis lin tien. La posedanto iris al la tapeto kaj ĝin frapetis. Ĝi eligis lignan sonon.

—Kverkaĵo, — li klarigis — la tuto skulptita kverkaĵo, ĝis la plafono, same kiel vi vidis en la ŝtuparo.

—Sed, granda Cezaro! amiko, — protestis mia amiko,; — vi ne diras, ke vian skulptitan kverkaĵon vi kovris per bluaj tapetaĵoj?

—Jes, — estis la respondo; — tio estis multekosta laboro.

Necesis unue kovri ĝin per morteztabularo, kompreneble.

Tamen nun la ĉambro aspektas gaja. Antaŭe ĝi estis terure malhela.

Mi ne povas diri, ke entute mi lin riproĉas (kio sendube senŝarĝigas lian koron). Li havas pravigeblan kaŭzon por sia vidpunkto, por la vidpunkto de normala domokupanto, kiu volas vivi kiel eble plej gaje, kaj ne por la vidpunkto de antikvaĵa maniulo.

Skulptitan kverkaĵon rigardi estas agrable, kaj ankaŭ posedi iom da ĝi, sed vivi meze de ĝi estas iom malgajige por tiuj, kiuj ne havas por tio inklinon. Estus kvazaŭ vivi en preĝejo.

Ne, la malfeliĉo estas, ke tiu, kiu skulptitan kverkaĵon ne multe ŝatas, devas havis salonon panelitan per ĝi, dum homoj, kiuj ĝin ŝatas, devus pagi grandegajn prezojn por ĝin akiri. Tio ŝajnas esti la regulo en ĉi tiu mondo. Ĉiu havas tion, kion li ne deziras, kaj aliaj havas tion, kion tiu deziras.

Edzoj havas edzinojn, kiujn ŝajne ili ne deziras; junaj fraŭloj laŭtkrias, ke ili ne povas akiri edzinojn. Malriĉaj homoj, kiuj apenaŭ povas nutri sin mem, havas ok sanajn infanojn.

Riĉaj gemaljunuloj, kiuj havas neniun, al kiu ili povus postlasi sian monon, mortas seninfanaj.

Estas ankaŭ junulinoj kun amantoj. Junulinoj, kiuj havas amantojn, ilin neniam deziras. Ili diras, ke ili prefere estus sen ili, ke tiuj ĝenas ilin, kaj kial ili ne iras amindumi fraŭlinon Smith kaj fraŭlinon Brown, kiuj estas nebelaj kaj maljunaj, kaj ne havas amantojn? Ili mem ne deziras amantojn. Ili intencas neniam edziniĝi.

Pri tiaj aferoj ne utilas mediti; oni tiel malĝojiĝas.

En nia lernejo estis knabo, kiun ni nomis Sandford kaj Merton. Lia vera nomo estis Stivvings. Li estis la plej nekutima knabo, kiun mi iam konis. Mi kredas, ke vere li ŝatis studadon. Multfoje oni lin riproĉis pro lia kutimo sidi en la lito kaj legi greklingvaĵon; pri la neregulaj verboj franclingvaj, de ili oni simple ne povis lin forteni. Lia kapo estis plena de nenaturaj ideoj pri tio, ke li devas fari honoron al siaj gepatroj kaj al sia lernejo; li deziregis gajni premiojn, fariĝi klera viro kaj havis ĉiujn tiajn mense malsanajn ideojn. Mi neniam konis estaĵon tiel strangan, tamen fakte tiel sendanĝeran kiel nenaskita infano.

Nu, tiu knabo havis la kutimon malsaniĝi ĉirkaŭ du fojojn ĉiusemajne, tiel ke li ne povis viziti la lernejon. Ankoraŭ neniu tiom malsaniĝis, kiom tiu Sandford kaj Merton. Se ie en la limo de dek mejloj de li troviĝis ia malsano, ĝi kaptis lin kaj kaptis forte. Li malsanis pro bronkito en somermezo kaj pro fojnofebro je kristnasko. Post sesmonata periodo de senpluvo, lin sternis la reŭmatisma febro; li iris promeni en novembra nebulo kaj revenis kun sunfrapo.

lun jaron oni anestezis la kompatindan knabon kaj eltiris ĉiujn dentojn kaj donis al li falsan dentaron, ĉar li tiel suferis pro dentodoloro, kiu tamen poste fariĝis neŭralgio kaj oreldoloro. Li neniam estis sen malvarmumo, krom unufoje dum naŭ semajnoj, kiam li havis skarlatinon; li ĉiam havis frostabscesojn. Dum la granda ĥolera paniko de 1871, nia najbararo estis rimarkinde ŝirmita kontraŭ la malsano. Estis konata nur unu kazo en la tuta paroĥo: tiu kazo estis la juna Stivvings.

Kiam li estis malsana, li devis resti en la lito kaj manĝi kokidaĵon kaj laktovaĵojn kaj varmejajn vinberojn; kuŝante tie, li plorĝemadis pro tio, ke oni ne permesis al li verki latinlingvajn ekzercojn kaj ĉar oni forprenis de li germanlingvan lernolibron.

Ni aliaj knaboj, kiuj volonte fordonus dek trimestrojn de nia lernotempo por esti malsanaj dum eĉ unu tago, kaj kiuj tute ne deziris doni al niaj gepatroj pretekston por fieriĝi pro ni, ne povis akiri eĉ rigidiĝintan nukon. Ni arlekenis en trablovoj kaj tio plisanigis nin kaj eĉ refreŝigis; ni enstomakigis aĵojn por nin vomigi kaj ili nur grasigis kaj donis al ni bonan apetiton. Nenio, kion ni povis elpensi, kapablis malsanigi nin antaŭ ol komenciĝis la ferioj. Tiam, en la tago de la trimestrofino, ni malvarmumis kaj ekhavis kokluŝon kaj ĉiaspecajn malsanojn, kiuj daŭris ĝis la nova trimestro komenciĝis; tiam, malgraŭ tio, kion ni povis kontraŭfari, ni subite resaniĝis kaj fartis pli bone ol antaŭe.

Tia estas la vivo; ni estas nur kiel herbo, kiu estas falĉita, metita sur la fornon kaj sekigita.

Ni reiru tamen al la demando pri la skulptita kverkaĵo. Sufiĉe bonajn ideojn pri la artismo kaj la beleco havis niajn praavoj. Ĉiuj niaj hodiaŭaj arttrezoroj estas fakte nur la elfositaj banalaĵoj de antaŭ tri-kvar cent jaroj. Mi scivolas, ĉu vere ekzistas ia esenca beleco en la malnovaj supujoj, trinkpotoj kaj kandelestingiloj, kiujn ni nun tiel ŝatas, aŭ ĉu vere ilian ĉarmon antaŭ niaj okuloj donas nur la nimbo de antikveco, kiu lumas ĉirkaŭ ili. La malnova blua fajenco, kiun ni pendigas sur niajn murojn kiel ornamaĵon, antaŭ kelkaj jarcentoj estis vulgaraj ĉiutagaj domaĵoj; la rozkoloraj paŝtistoj kaj flavaj paŝtistinoj, kiujn ni nun enmanigas al niaj amikoj, por ke ili entuziasmiĝu kaj ŝajnigu, ke ili komprenas, estis la neŝatataj kamenornamaĵoj, kiujn la patrino de la dekoka jarcento donis al la infano por suĉi, kiam ĝi ploris.

Ĉu same estos estonte? Ĉu la alte taksitaj trezoroj de la hodiaŭo ĉiam estos la malmultekostaj bagatelaĵoj de la antaŭhieraŭo? Ĉu la vicoj de niaj desegne koloritaj servicoj estos ordigitaj super la kamenkadro de la granduloj en la jaro du mil kaj iom? Ĉu la blankaj tasoj kun la ora rando kaj la hela ora floro (speco nekonata) interne, kiujn niaj servistinoj nun frakasas pro nura facilkoreco, estos zorge riparitaj, starigitaj sur breton kaj senpolvigataj nur de la dommastrino mem?

Tiu porcelana hundo, kiu ornamas la dormĉambron de mia loĝejo. Ĝi estas blanka hundo. Ĝiaj okuloj estas bluaj. Ĝia nazo estas delikata ruĝo kun nigraj makuloj. Ĝia kapo estas dolorige rekta kaj ĝia vizaĝesprimo estas la afablo streĉa preskaŭ ĝis idioteco. Mi mem ĝin ne admiras. Konsideri ĝi kiel artaĵon, mi povas diri, tio min agacas. Senpripensemaj amikoj priridas ĝin, eĉ mia dommastrino mem ne povas admiri ĝin kaj pardonpetas pro ĝia ĉeesto per la cirkonstanco, ke ĝin donacis ŝia onklino.

Tamen estas pli ol probable, ke post du cent jaroj tiu hundo, sen vosto kaj kun rompitaj kruroj, estos elfosita el unu aŭ alia loko, vendita kiel malnova porcelano kaj enmetita en vitromeblon.

La homoj transmanigos ĝin de unu al alia kaj admiros ĝin.

Ili estos frapitaj de la mirinda malpalo de la koloro sur ĝia nazo kaj ili divenos, kiel bela sendube estis la perdita peco de la vosto.

En ĉi tiu epoko ni la belecon de tiu hundo ne vidas. Kun ĝi ni estas tro intimaj. En tio ĝi similas al la sunsubiro kaj la steloj: ni ne estas mirfrapitaj de ilia beleco, ĉar ili estas kutimaj por niaj okuloj. Tiel estas pri tiu porcelana hundo. En la 2288a jaro pro ĝi la homoj sentimentaliĝos. La fabrikado de tiaj hundoj estos jam perdita arto. Niaj posteuloj miros, kiel ni faris ĝin, kaj diros, kiel lertaj ni estis. Oni parolos pri ni kiel ”tiuj grandaj artistoj, kiuj floris en la deknaŭa jarcento kaj faris ĉiujn porcelanajn hundojn”.

Pri la skizo, kiun la plejaĝa filino faris en la lernejo, oni parolos kiel pri tapeto de la viktoria epoko kaj ĝi estos preskaŭ netaksebla. La bIu-blankaj trinkpotoj de la hodiaŭaj apudŝoseaj trinkejoj estos elserĉitaj, jam krevintaj kaj rompiĝintaj, kaj vendataj por ilia pezo en oro, kaj ilin riĉaj homoj uzos por vintasoj; vojaĝantoj el Japanujo aĉetos ĉiujn donacojn el Ramsgate kaj ”Memoraĵojn de Margate”, kiuj evitis detruon, kaj kunprenos ilin reen al Jedo, kiel antikvajn anglajn kuriozaĵojn.

En tiu momento Harris flankenĵetis la remilojn, leviĝis, forlasis sian lokon, surdorsiĝis kaj elstreĉis la krurojn supren.

Montmorency blekegis kaj transkapiĝis kaj la supra korbego saltis kaj ĝia tuta enhavo falis eksteren.

Mi iom surpriziĝis, sed mi ne koleriĝis. Mi diris, sufiĉe afable:
—Hola! Kial vi faris tion?

—Kial mi faris tion? Jen ...

Ne, post pripenso, mi ne ripetos, kion Harris diris. Eble kulpis mi, tion mi konfesas; tamen fortan lingvaĵon kaj maldelikatajn esprimojn nenio senkulpigas ĉe viro, kiu estas tiel bone edukita, kiel mi scias, ke Harris estas. Mi estis pensanta pri aliaj aferoj kaj forgesis, kiel oni povas facile kompreni, ke mi direktas boaton, kaj la sekvo estis, ke ni pli ol iom kunmiksiĝis kun la bordvojo. Estis malfacile diri, dum momento, kiu estas ni kaj kiu estas la Middlesexa bordo de la rivero; sed post iom da tempo ni eksciis kaj ni apartigis nin.

Harris tamen diris, ke li jam faris sufiĉe por iom da tempo kaj proponis, ke mi prenu la vicon; do, ĉar ni jam estis apud la bordo, mi elboatiĝis, prenis la trenŝnuron kaj tiris la boaton preter Hampton Court. Kiel kara estas tiu murego, kiu tie bordas la riveron! Mi ĝin neniam preterpasas sen senti min pli feliĉa pro la nura vido. Tia matura, hela, ĉarma, malnova murego: kia ĉarma pentraĵo ĝi estus, kun la likeno rampanta tie kaj la musko kreskanta, kun juna hontiĝema vinberarbo rigardanta super la supro al tiu loko, por vidi kio okazas sur la vivoplena rivero, kaj kun la maljuna kvieta hedero amasiĝanta iom pli malproksime! Troviĝas kvindek nuancoj en ĉiu dekmetra spaco de tiu malnova murego. Se mi nur povus desegni kaj scius pentri, mi estas certa, ke mi povus fari belegan skizon de tiu malnova murego. Mi ofte pensis, ke mi ŝatus loĝi en Hampton Court. Ĝi aspektas tiel trankvila kaj tiel kvieta kaj ĝi estas kara malnova loko por vagado en la frua mateno, antaŭ ol multaj homoj jam forlasis siajn domojn.

Sed mi supozas, ke ĝi ne vere plaĉus al mi, se mi fakte loĝus tie. Ĝi estus tre malgajiga kaj malĝojiga en la vespero, kiam via lampo ĵetus nenaturajn ombrojn sur la panelitajn murojn, kaj la eĥo de malproksimaj piedoj sonus tra la malnovaj ŝtonaj koridoroj, jen ili alproksimiĝus, jen formortus, kaj ĉie estus mortsimila silento, krom la batado de la propra koro.

Ni estas estaĵoj de la suno, ni viroj kaj virinoj. Ni amas la lumon kaj la vivon. Jen kial ni amasiĝas en urboj kaj urbegoj kaj la kamparo fariĝas pli kaj pli senhoma ĉiujare. En la sunlumo — en la taglumo, kiam la Naturo vivas kaj sentiĝas en nia tuta ĉirkaŭaĵo, ni sufiĉe bone amas la subĉielajn montdeklivojn kaj la profundajn arbaretojn; sed en la nokto, kiam nia Patrino, Tero, jam dormas kaj lasas nin vekaj, ho! la mondo ŝajnas tiel soleca kaj ni ektimas, simile al infanoj en silenta domo. Tiam ni sidas kaj plorĝemas, sopiras al la gaslumigitaj stratoj, la sono de homaj voĉoj kaj la respondantaj pulsbatoj de homa vivo. Ni sentas nin tiel senhelpaj kaj malgrandaj en la granda kvieto, kiam la mallumaj arboj susuras en la nokta vento. Tiom da fantomoj ĉirkaŭiras kaj iliaj silentaj ĝemetoj nin tiel malĝojigas. Ni grupiĝu en grandaj urboj kaj bruligu grandajn festfajrojn per miliono da gasflamoj, kriu kaj kantu kune kaj sentu nin kuraĝaj.

Harris demandis min, ĉu mi iam vizitis la labirinton ĉe Hampton Court. Li diris, ke li foje eniris por montri al iu la ĝustan vojon. Li mem ĝin elstudis pere de vojplano kaj la afero estis tiel simpla, ke ĝi ŝajnis eĉ malsaĝa — apenaŭ valoris la du pencojn postulatajn por la eniro. Harris diris, ke li kredas, ke oni elpensis tiun planon kiel ŝercartifikon, ĉar ĝi tute ne similis la realaĵon kaj nur erarigis. Lia akompananto estis provinca kuzo. Li diris:
—Ni eniru ĉi tien, nur por ke vi povu diri, ke vi eniris, tamen ĝi estas tre simpla. Estas ridinde ĝin nomi labirinto. Vi prenas ĉiam la unuan vojon dekstre. Ni promenos dek minutoj kaj poste foriros por lunĉo.

Tuj post ilia eniro ilin renkontis kelkajn homojn, kiuj diris, ke ili estas tie jam de tri horkvaronoj kaj tio jam sufiĉis. Harris diris, ke ili povas sekvi lin, se ili volas; li nur eniros, poste turnos kaj eliros. Ili diris, ke tio estas afabla liaparte, ili postviciĝis kaj lin sekvis.

Ankaŭ diversajn aliajn homojn, kiuj deziris fari finon al la afero, ili kolektis dum la pluiro, ĝis ili grupigis ĉirkaŭ si ĉiujn homojn en la labirinto. Homoj, kiuj jam perdis ĉiujn esperojn, ke ili iam eliros, aŭ ke ili iam revidos siajn hejmon kaj amikojn, kuraĝiĝis ĉe la vido de Harris kaj lia bando kaj aliĝis al la procesio kaj lin benis. Harris diris, ke li kredas, ke entute lin sekvis ne malpli ol dudek homoj; virino kun brakinfano, kiu estis tie la tutan matenon, insiste petis, ke ŝi tenu lian brakon, por ke ŝi ne perdu lin.

Harris tiam turnis sin dekstren, sed la vojo ŝajnis longa kaj lia kuzo diris, ke li supozas, ke la labirinto estas tre granda.

—Ho, unu el la plej grandaj en Eŭropo, — diris Harris.

—Jes, ĝi devas esti, — respondis la kuzo, — ĉar ni jam marŝis pli ol du mejlojn.

Eĉ Harris komencis pensi, ke tio estas iel rimarkinda, sed li daŭrigis, ĝis fine ili preterpasis duonon de unupenca kuketo kuŝanta sur la tero, pri kiu la kuzo de Harris ĵuris, ke li jam vidis ĝin tie antaŭ sep minutoj. Harris diris: ”Ho, neeble!”, sed la virino kun la brakinfano diris; ”Tute ne”, ĉar ĝin ŝi prenis mem de la infano kaj ĵetis tien, tuj antaŭ ol ŝi renkontiĝis kun Harris. Ŝi diris plie, ke ŝi bedaŭras, ke ŝi iam renkontiĝis kun Harris, kaj eldiris la opinion, ke li estas trompisto. Tio kolerigis Harris, li aperigis sian planon kaj klarigis sian teorion.

—La plano eble taŭgus sufiĉe bone, — diris unu el la grupo, — se vi scius, kie ni estas nun.

Harris ne sciis kaj proponis, ke la plej bona farendaĵo estas, reiri al la enirejo kaj komenci denove. Komenci denove entuziasmigis neniun; tamen pri la utilo de la reiro al la enirejo estis senmanka unuanimeco, tial ili turnis sin kaj sin trenis refoje post Harris en la kontraŭa direkto. Pasis ankoraŭ dek kelk minutoj kaj ili trovis sin en la mezo.

La unua intenco de Harris estis preteksti, ke tion li celis, sed la homamaso aspektis minaca, kaj li decidis rigardi ĝin kiel maltrafon.

Tamen ili nun havis definitivan ekirpunkton. Ili sciis kie ili estas, ankoraŭ unu fojon oni esploris la planon, la afero ŝajnis eĉ pli simpla ol antaŭe kaj ili ekiris la trian fojon.

Post tri minutoj ili estis denove en la mezo. Post tio, neniun alian lokon ili povis trafi. Kien ajn ili direktis sin, ili revenis al la mezo. Tio fine fariĝis tiel regula, ke kelkaj homoj restis tie kaj atendis, ĝis la aliaj faris promenon kaj revenis. Post iom da tempo Harris reeligis la planon, sed la nura vido de tio kolerigis la homamason kaj ili ordonis, ke li iru frizi per ĝi la harojn. Harris diris, ke li ne povis ne senti, ke ĝis certa grado li fariĝis nepopulara.

Fine ili ĉiuj freneziĝis kaj vokis per krioj la gardiston kaj la viro venis, grimpis la ŝtupetaron ekstere kaj kriis, kien ili iru.

Sed jam ili ĉiuj tiel konfuziĝis, ke ili nenion povis kompreni kaj la viro ordonis al ili resti, kie ili estas, ĝis li alvenos. Ili kunpremiĝis tie kaj atendis; li grimpis malsupren kaj ekiris.

Li estis, malfeliĉe, juna gardisto kaj nova en la metio; kiam li eniris, li ne povis trafi ilin kaj baldaŭ ankaŭ li perdiĝis. Jen kaj jen ili ekvidis lin ĉirkaŭkuranta ĉe la alia flanko de la kreskaĵbarilo, kaj foje li ekvidis ilin, kuris por atingi ilin kaj dum kvin minutoj ili atendis lin kaj tiam li reaperis denove en ĝuste la sama loko kaj demandis, kien ili estis irintaj.

Ili devis atendi, ĝis unu el la maljunaj gardistoj revenis de sia tagmanĝo antaŭ ol ili povis eliri.

Harris diris, ke li opinias ĝin tre bela labirinto, kiam li estas kompetentulo; ni interkonsentis, ke ni penos instigi Georgon eniri ĝin sur nia vojo returne.

Ĉapitro VII

La rivero en dimanĉa vesto — Vestaro sur la rivero — Okazo por la viroj — Manko de gusto ĉe Harris — La flanela jako de Georgo — Tago kun modrevua junulino — La tombo de sinjorino Thomas — La viro, kiu ne amas tombojn kaj ĉerkojn kaj kraniojn — Harris freneziĝas — Liaj opinioj pri Georgo kaj bankoj kaj limonado — Li akrobatas

Harris min informis pri sia labirinta travivaĵo, dum ni trapasis la kluzon ĉe Moulsey. La trapaso daŭris iom da tempo, ĉar nia estis la sola boato kaj la kluzo estas granda. Mi kredas, ke neniam antaŭe mi vidis la kluzon ĉe Moulsey kun nur unu boato. Ĝi estas, mi supozas, eĉ ne esceptinte la kluzon ĉe Boulter, la plej uzata kluzo sur la rivero.

Kelkfoje mi rigardis ĝin, kiam oni tute ne povis vidi la akvon, nur brilantan plektaĵon de helaj blazonvestoj kaj gajaspektaj ĉapoj, impertinentaj ĉapeloj, multkoloraj sunombreloj, silkaj tapiŝetoj, manteloj, flirtantaj rubandoj kaj beletaj blankaj vestaĵoj; rigardante malsupren al la kluzo de la kajo vi povas imagi, ke ĝi estas granda skatolo, en kiun oni ĵetis senorde florojn de ĉiaj koloro kaj nuanco, kiuj kuŝas are amasigitaj en ĉielarka amaso.

En hela dimanĉo tiel ĝi aspektas preskaŭ la tutan tagon, dum supre kaj malsupre sur la rivero, atendante sian vicon apud la pordegoj, kuŝas longaj linioj de ankoraŭ pliaj boatoj; boatoj proksimiĝas kaj forpuŝiĝas, tiel ke la sunplena rivero, de la palaco ĝis la preĝejo de Hampton, estas punktita kaj ornamita per flava, blua, oranĝa, blanka, ruĝa kaj roza koloroj. Ĉiuj enloĝantoj de Hampton kaj Moulsey sin vestas por boatveturado, venas kaj vagas kun siaj hundoj ĉirkaŭ la kluzo, amindumas, fumas kaj rigardas la boatojn; entute la ĉapoj kaj jakoj de la viroj, la helaj koloroj de la virinaj vestoj, la ekscititaj hundoj, la moviĝantaj boatoj, la blankaj veloj, la plaĉa pejzaĝo kaj la brilanta akvo, ĉio estas unu el la plej gajigaj vidindaĵoj, laŭ mia scio, en la proksimeco de ĉi tiu seninteresa malnova urbo, Londono.

La rivero donas bonan okazon por vestaro. Almenaŭ unu fojon dum periodo ni viroj povas montri nian guston pri koloroj kaj mi opinias, ke ni prezentiĝas tre elegante, se vi min demandas. Mi ĉiam amas iom da ruĝo en miaj vestaĵoj — ruĝo kaj nigro. Vi scias, ke la koloro de miaj haroj estas ia orbruno, sufiĉe hela nuanco, oni diris al mi, kaj kun ĝi harmonias belege malhela ruĝo; mi ĉiam kredas, ke kun ĝi bele akordas ankaŭ palblua kravato, paro de tiuj juftaj botoj kaj ruĝa silka poŝtuko ĉirkaŭ la talio — poŝtuko aspektas multe pli bela ol zono.

Harris ĉiam sin tenas al nuancoj aŭ miksaĵoj de oranĝa aŭ flava, tamen mi opinias, ke en tio li tute ne estas saĝa. Lia viza ̧koloro estas tro malhela por flavaĵoj. Ne bone taŭgas por li flavaĵoj: pri tio ĉi ne povas esti demando. Mi volas, ke li prenu bluon por la fono, kun blanko aŭ kremo por kontrasto; sed tamen, ju malpli da gusto pri vestoj la homo havas, des pli obstina li ŝajnas. Tio estas granda domaĝo, ĉar li neniam povos atingi feliĉan rezulton, tamen ekzistas unu-du koloroj, en kiuj li povus fakte aspekti ne tre malbone, se li portus ĉapelon.

Georgo aĉetis kelkajn novajn vestojn por ĉi tiu vojaĝo, pri kiuj mi iom ĉagreniĝis. La flanela jako estis brilaĉa. Mi ne volus, ke Georgo sciu, ke tion mi pensas, sed fakte neniu alia vorto taŭgas por ĝi. Li ĝin alportis hejmen ĵaŭde vespere. Ni lin demandis, kiel li nomas tiun koloron, kaj li diris, ke li ne scias. Li ne opiniis, ke ĝi havas nomon. La vendisto diris, ke ĝi estas orienta speco. Georgo ĝin surmetis kaj demandis nin, kion ni pensas pri ĝi. Harris diris, ke kiel objekton pendigotan super florbedo en la frua printempo por fortimigi birdojn li povas ĝin respekti; sed ke, konsiderata kiel vestaĵo por alia homa estaĵo ol negro el Margate, ĝi naŭzas lin. Georgo ofendiĝis; sed, kiel Harris diris, se li ne volis lian opinion, kial li demandis?

Kio maltrankviligas Harris kaj min, tio estas nia timo, ke ĝi altiros atenton al la boato.

Ankaŭ junulinoj ne aspektas malbone en boato, se ili estas bele vestitaj. Nenio estas pli alloga, laŭ mia opinio, ol bongusta porboata kostumo. Sed ”porboata kostumo” — estus bone, se tion komprenus ĉiuj virinoj — devus esti kostumo portebla en boato kaj ne nur sub vitra ŝirmilo. La vojaĝo tute malboniĝas, se estas en la boato homoj, kiuj la tutan tempon pensas pli pri siaj vestoj ol pri la vojaĝo. Unu fojon mi havis la malfeliĉon partopreni en surakva pikniko kun du tiaspecaj virinoj. Ni pasigis ekscitan tempon!

Ili ambaŭ estis belege vestitaj — per puntaĵoj kaj silkaĵoj kaj floroj kaj rubandoj kaj delikataj ŝuoj kaj malpezaj gantoj. Sed ili estis vestitaj por fotejo, ne por rivera pikniko. Tiuj estis la ”porboataj kostumoj” de franca modrevuo. Estis ridinde iri senĝene en ili ien ajn proksimen al realaj tero, aero kaj akvo.

La unua aĉaĵo estis, ke ili opiniis, ke la boato ne estas pura.

Ni senpolvigis por ili ĉiujn sidlokojn kaj certigis ilin, ke ĝi nun estas pura, sed ili ne kredis al ni. Unu el ili frotis la kusenon per la montrofingro de sia ganto, kaj montris la rezulton al la alia, kaj ili ambaŭ ĝemspiris kaj sidiĝis kun mieno de frutempaj kristanaj martirinoj, kiuj penas konsoli unu la alian antaŭ la brulŝtiparo. Facile povas okazi, ke foje dum la remado oni iomete ŝprucigas akvon, kaj ŝajnas, ke tiujn kostumojn ruinigus unu guto da akvo. La makulo neniam foriĝus kaj restus sur la vestaĵoj por ĉiam.

Mi estis la ĉefremisto. Mi faris mian eblon. Mi platetendis la remilojn du futojn alte kaj mi haltis ĉe la fino de ĉiu movo por lasi la akvon forguti antaŭ ol mi denove enmetis ilin. (La remanto ĉe la antaŭparto diris post kelka tempo, ke li ne kredas sin sufiĉe sperta por remi kun mi, sed ke li sidos trankvile, se mi tion permesos, kaj studos miajn movojn. Li diris, ke ili interesas lin). Malgraŭ ĉio ĉi, kaj kiel ajn forte mi penis, mi tamen ne povis malhelpi kelkfojan aspergon de akvo sur tiujn kostumojn.

La junulinoj ne plendis, ili nur kunpremiĝis kaj firme kunpremis la lipojn, kaj ĉiufoje kiam ilin tuŝis guto, ili videble kuntiriĝis kaj ektremis. Estis nobla vidindaĵo vidi ilin suferi silente, sed ĝi min tute malfortigis. Mi estas tro sentema. Mia remado fariĝis sovaĝa kaj intermita kaj mi aspergis des pli multe, ju pli forte mi penis tion eviti.

Fine mi rezignis; mi diris, ke mi remos en la antaŭparto.

Ankaŭ la antaŭparta remanto opiniis, ke tiu aranĝo estos bona, kaj ni interŝanĝis lokon. La sinjorinoj senvole eligis ĝemspirojn de senŝarĝiĝo, kiam ili vidis min foriri, kaj dum momento fakte gajiĝis. Kompatindaj junulinoj! Prefere ili estus min tolerintaj. La nova remanto estis gaja, facilkora, ŝtipkapa ulo, kun tiom da sentemo, kiom havas Novlanda hundido.

Vi povus lin malafablege rigardi dum horo, kaj li eĉ ne rimarkus tion, kaj tio ne ĝenus lin, eĉ se li ion rimarkus. Li laboris per fortaj, gajaj, viglaj movoj, kiuj ŝprucigis akverojn kiel fontano sur la tutan boaton, kaj tre baldaŭ igis ĉiujn gardi sin.

Verŝinte pli ol duonlitron da akvo sur tiujn kostumojn, li eligis afablan etan ridon, kaj diris:
—Vere mi pardonpetas; — kaj proponis al ili sian naztukon por forviŝi ĝin.

—Ho, tute ne gravas, la kompatindaj junulinoj responde murmuretis kaj kaŝe tiris sur sin tapiŝetojn kaj mantelojn, kaj penis sin ŝirmi per siaj puntaj sunombreloj.

Ĉe la lunĉo estis al ili tute malbone. Oni deziris, ke ili sidiĝu sur la herbo, sed la kaliko estis polvoplena; la arbtrunkojn, al kiuj ili estis petitaj apogi sin, ŝajne oni ne brosis de semajnoj, tial ili sternis la poŝtukojn sur la teron kaj sidiĝis tute rektaj sur ili. Iu, paŝante ien kun telero havanta bifstekan pasteĉon, falpuŝiĝis ĉe radiko kaj flugigis la pasteĉon. Feliĉe nenio falis sur ilin, tamen la okazaĵo sugestis al ili novan danĝeron kaj ilin maltrankviliĝis; post tio ĉiufoje, kiam ni moviĝis kun io en la mano, kio povus fali kaj fari malpuraĵon, tiun homon ili rigardis kun kreskanta maltrankvilo ĝis li denove sidiĝis.

—Nu, knabinoj, — diris gaje al ili nia amiko antaŭremulo, kiam ĉio finiĝis, venu, vi devas purigi la manĝilaron.

Komence ili ne komprenis lin. Kiam la ideo eniris ilian menson, ili diris, ke ili timas, ke ili ne scias purigi manĝilaron.

—Ho, mi baldaŭ montros al vi, — li kriis; — tio estas malofta amuzaĵo! Oni kuŝiĝas sur la ... — mi volas diri, oni kliniĝas super la bordon, vi komprenas, kaj la objektojn oni skuas rapide sub la akvo.

La pliaĝa fratino diris, ke ŝi timas, ke la vestoj, kiujn ili surhavas, ne taŭgas por tiu laboro.

—Ho, ne zorgu pri tio, — li diris facilkore; — falde suprenturnu ilin.

Fakte li devigis ilin fari tion. Li diris al ili, ke tiaj aferoj estas duono de la plezuro de pikniko. Ili diris, ke tio estas interesa.

Nun, pripensinte la okazintaĵon, mi demandas al mi, ĉu tiu junulo estis tiel naiva, kiel ni kredis? Aŭ ĉu li estis? — ne, neeble! estis en lia vizaĝo tia simpla, infaneca esprimo!

Harris deziris eliri el la boato ĉe la preĝejo de Hampton por iri rigardi la tombon de sinjorino Thomas.

—Kiu estas sinjorino Thomas? — mi demandis.

—Kiel mi povas scii? — respondis Harris. — Ŝi estas sinjorino, kiu havas kuriozan tombon, kaj mi deziras ĝin vidi.

Mi kontraŭstaris. Mi ne scias, ĉu mi estas malĝuste kunmetita, sed mi neniam havis inklinon al tombŝtonoj. Mi scias, ke kiam oni alvenas al vilaĝo aŭ urbo, estas konvene kuregi al la preĝeja korto kaj ĝui la tombojn; tamen tio estas distraĵo, kiun mi ĉiam rifuzas. Min ne interesas rampi ĉirkaŭe en malhelaj kaj malvarmaj preĝejoj malantaŭ fajfspirantaj maljunuloj kaj legi epitafojn. Eĉ ne la vido de peco da krevinta latuno enfiksita en ŝtonon alportas al mi tion, kion mi nomas vera feliĉo.

Mi konsternas respektindajn sakristianojn per la trankvilo, kiun mi povas montri antaŭ kortuŝaj surskriboj, kaj per mia manko de entuziasmo pri la loka familia historio, dum iliajn sentojn vundas mia malbone kaŝita deziro eliri.

lun oran matenon de sunplena tago mi apogis min al malalta ŝtona muro, kiu gardis malgrandan vilaĝan preĝejon, mi fumis kaj ensorbis profundan, serenan ĝojon el la ĉarma, trankviliga sceno — la griza malnova preĝejo kun sia amasiĝanta hedero kaj la kurioze skulptita ligna portalo, la blanka vojeto serpentanta malsupren de la monteto inter altaj vicoj de ulmoj, la pajltegmentitaj dometoj rigardantaj trans siajn tonditajn kreskaĵbarilojn, la arĝenteca rivero en la valo, la arbokovritaj montetoj en la malproksimo!

Ĝi estis belega pejzaĝo. Ĝi estis idilia! poezia, kaj ĝi min inspiris. Mi sentis min bona kaj nobla. Mi sentis, ke mi ne plu volas esti pekema kaj malvirta. Ĉi tien mi venos loĝi, neniam plu faros malbonaĵojn kaj vivos senriproĉan, belegan vivon, kaj havos arĝentecajn harojn, kiam mi maljuniĝos, kaj ĉion tian.

En tiu momento al ĉiuj miaj amikoj kaj parencoj mi pardonis iliajn malbonon kaj malbonvolon kaj mi benis ilin. Ili ne sciis, ke mi benis ilin. Ili iris sian senmoralan vojon, tute ne sciante tion, kion mi, malproksime en tiu kvieta vilaĝo, faris por ili; sed mi faris tion, ĉar mi volis ilin feliĉigi. Mi daŭre pensis ĉiujn ĉi grandanimajn, ĉarmajn pensojn, kiam mian revadon interrompis akra, fajfa voĉo krianta:
—Bone, sinjoro, mi venas, mi venas. Ĉio en ordo, sinjoro; ne malpaciencu.

Mi levis la okulojn kaj vidis maljunan, kalvan viron lamiri tra la preĝeja korto en mia direkto kaj li portis en la mano grandan ŝlosilaron, kiu balanciĝis kaj tintis ĉe ĉiu paŝo.

Kun silenta digno mi mansignis, ke li foriru, sed li ankoraŭ antaŭeniris, daŭre kriante:
—Mi venas, sinjoro, mi venas. Mi estas iom lama. Mi ne estas tiel vigla, kiel mi estis. Ĉi tien, sinjoro.

—Foriru, mizera maljunulo, — mi diris.

—Mi venis kiel eble plej rapide, sinjoro, — li respondis. — Mia edzino nur ĉi tiun momenton vin vidis. Sekvu min, sinjoro.

—Foriru, — mi ripetis; — lasu min antaŭ ol mi grimpos la muron kaj vin mortigos.

Li ŝajnis surprizita.

—Ĉu vi ne volas vidi la tombojn? — li diris.

—Ne, — mi respondis, — mi ne volas. Mi volas resti ĉi tie kaj apogi min al ĉi tiu ŝtonetaĵa malnova muro. Foriru kaj ne ĝenu min. Mi estas plenplena de belegaj kaj noblaj pensoj kaj tia mi volas resti, ĉar la sento estas dolĉa kaj bona. Ne venu ĉi tien por petoladi, por min furiozigi, por forparoli ĉiujn miajn pli bonajn sentojn per ĉi tiu tombŝtona sensencaĵo via.

Foriru, venigu iun por vin enterigi malmultekoste kaj duonon de la elspezo mi pagos mem.

Dum momento li estis konsternita. Li frotis la okulojn kaj gapis al mi. Mi ŝajnis sufiĉe homa laŭ eksteraĵo; li ne povis kompreni.

Li diris:
—Vi estas fremdulo en ĉi tiu regiono? Vi ne loĝas ĉi tie?

—Ne, — mi diris, — tute ne. Se mi estus loĝanta ĉi tie, vi ne estus!

—Nu, — li diris, — vi deziras vidi la tombojn — enterigejojn — homojn enterigitajn, vi komprenas, ĉerkojn!

—Vi estas mensogisto, — mi respondis, ekscitiĝante; — mi ne deziras vidi tombojn, ne viajn tombojn. Pro kio? Ni havas proprajn tombojn, mia familio havas. Jen, en la tombejo ĉe Kensal Green mia onklo Podger havas tombon, pri kiu fieras tiu tuta najbararo; la ĉerkujo de mia avo ĉe Bow povas akcepti ok gastojn, dum mia praonklino Susan havas en la preĝeja korto ĉe Finchley brikan tombon kun monumento portanta bareliefaĵon de io simila al kafokruĉo, kaj tute ĉirkaŭe estas blankŝtona supraĵo, kiu kostis pundojn. Kiam mi deziras tombojn, mi iras al tiuj lokoj kaj raviĝas. Fremdajn mi ne volas.

Kiam vi mem estos enterigita, mi venos por vidi vian. Jen ĉio, kion mi povas fari por vi.

Li ekploris. Li diris, ke unu tombo havas sur la supro ŝtonpecon, kiu laŭ kelkiuj probable estas parto de restaĵo de figuro de viro, kaj ke sur alia tombo estas skulptitaj kelkaj vortoj, kiujn neniu iam povis deĉifri.

Mi ankoraŭ obstinis kaj per korrompitaj tonoj li diris:
—Nu, ĉu vi ne volas veni por vidi la memorigfenestron?

Eĉ ne tion mi volis vidi, tial li pafis sian lastan kuglon. Li alproksimiĝis kaj flustris raŭke:
—Mi havas du kraniojn en la kripto, — li diris; — venu vidi tiujn. Ho, venu vidi la kraniojn! Vi estas junulo ferianta kaj vi volas amuziĝi. Venu vidi la kraniojn!

Tiam mi min turnis kaj forkuris, kaj dum mi kuris mi aŭdis lin postkrii:
—Ho, venu vidi la kraniojn; revenu por vidi la kraniojn!

Harris tamen raviĝas pri tomboj kaj enterigejoj kaj epitafoj kaj monumentaj surskriboj, kaj la penso, ke li ne vidos la tombon de sinjorino Thomas, lin seriozigis kaj furiozigis. Li diris, ke senpacience li atendis la okazon por vidi la tombon de sinjorino Thomas de la unua momento, kiam oni proponis la vojaĝon; — li diris, ke li ne estus aliĝinta, se ne estus la ideo vidi la tombon de sinjorino Thomas.

Mi memorigis lin pri Georgo kaj pri tio, ke la boaton ni devas venigi al Shepperton je la kvina por lin renkonti, kaj tiam li direktis sian koleron al Georgo. Kiarajte Georgo petoladas la tutan tagon kaj lasas nin tiregi mem ĉi tiun pezan malnovan malfacilegan boataĉon laŭlonge de la rivero por renkonti lin? Kial Georgo ne povis veni kaj labori? Kial li ne povis akiri forpermeson kaj veni kun ni? Banko? Sensencaĵo!

Kiel li helpas en la banko?

—Neniam mi vidas lin labori, — daŭrigis Harris, — kiam mi tie vizitas. Li sidas malantaŭ vitraĵo la tutan tagon kaj provas aspekti, kvazaŭ li farus ion. Kiel utilas viro malantaŭ vitraĵo?

Mi devas perlabori miajn vivrimedojn. Kial li ne laboru? Por kio li servas tie, kaj por kio servas la bankoj? Ili prenas vian monon kaj poste, kiam vi skribas ĉekon, ili resendas ĝin ĉirkaŭŝmiritan per ”Nenia bonhavo — Turnu vin al la skribinto”. Kiel tio helpas? Tiajn ŝercojn ili faris al mi dufoje en la lasta semajno. Tion mi ne toleros multe pli longe. Mi fermos mian konton. Se li estus ĉi tie, ni povus iri vidi tiun tombon.

Vere mi ne kredas, ke li estas en la banko. Li petoladas ie, jen kion li faras, kaj lasas al ni la tutan laboron. Mi intencas alteriĝi kaj trinki ion.

Mi atentigis lin, ke ni estas mejlojn for de trinkejo; tiam li koleriĝis al la rivero, kiel helpas rivero, kaj ĉu ĉiu, kiu venas sur la riveron, devas morti pro soifo?

Kiam Harris estas en tia stato, estas ĉiam plej bone senbridigi lin. Tiam li elpumpas sin kaj poste kvietiĝas.

Mi memorigis al li, ke troviĝas en la korbego limonada esenco, kaj en la pruo kvinlitra botelego da akvo kaj ke necesas nur kunmiksi ilin por havigi malvarman kaj refreŝigan trinkaĵon.

Ĉe tio li koleriĝis al limonado kaj tiaj ”dimanĉlernejaj fluidaĵoj”, kiel li nomis ilin, zingibra biero, framba siropo, k.t.p., k.t.p. Li diris, ke ili ĉiuj kaŭzas dispepsion kaj ruinigas ne nur la korpon sed ankaŭ la animon kaj estas la kaŭzo de duono de la krimoj en Anglujo.

Li diris, ke li tamen devas ion trinki, grimpis sur la sidlokon kaj kliniĝis antaŭen por havigi la botelon. Ĝi estis tute en la fundo de la korbego kaj ŝajne malfacile trovebla, tial li bezonis kliniĝi pli kaj pli antaŭen kaj, penante samtempe direkti la boaton el renversita vidpunkto, li tiris la malĝustan ŝnuron kaj kurigis la boaton al la bordo. Li perdis la ekvilibron pro la subita halto, ĵetiĝis rekte en la korbegon kaj tie li restis sur la kapo, tenante, je vivo kaj morto, la flankojn de la boato, kun la kruroj etenditaj en la aero. Li ne kuraĝis movi sin pro timo, ke li falos el la boato, kaj tie li devis resti ĝis mi povis preni liajn krurojn kaj tiri lin malantaŭen, kaj tio furiozigis lin eĉ pli.

Ĉapitro VIII

Ĉantado — La volo sekvinda — Egoisma krudaĵo de riverborda bienulo — Aviztabuloj — Nekristanaj sentoj de Harris — Kiamaniere Harris kantas komikan kanton — Altranga kunveno — Hontinda konduto de du malmoralaj junuloj — Kelkaj senutilaj informoj — Georgo aĉetas banĝon

Ni haltis sub la salikoj apud Kempton Park kaj lunĉis. Beleta loko tie estas: plaĉa, herboriĉa ebenaĵo laŭlonge de la akvobordo, kie superpendas salikoj. Ni ĵus komencis la trian manĝopladon — panon kun konfitaĵo — kiam sinjoro sen jako kaj kun mallonga pipo alvenis kaj volis scii, ĉu ni scias, ke ni surpaŝis privatan bienon. Ni diris, ke ni ankoraŭ ne sufiĉe pripensis la aferon por ebligi al ni fari pri tiu punkto definitivan konkludon, sed se li certiĝas nin, je sia vorto kiel sinjoro, ke ni fakte superpaŝas privatan bienon, ni tion certe kredos sen plua hezito.

Li donis al ni la postulitan certigon kaj ni dankis lin, sed li ankoraŭ restis en nia proksimeco kaj ŝajnis malkontenta; ni do demandis lin, ĉu ion plian ni povas fari por li; Harris, kiu estas amikiĝema, proponis al li iom da pano kun konfitaĵo.

Mi kredas, ke li sendube apartenis al ia societo ĵurinta sin deteni de pano kun konfitaĵo, ĉar li ĝin malakceptis tute malafable, kvazaŭ ofendiĝante pro tio, ke oni provis tenti lin per ĝi, kaj li diris, ke li havas la devon forigi nin.

Harris diris, ke se estas devo, oni devas tion fari, kaj demandis la viron, kia estas lia ideo pri la plej bona rimedo por tion fari. Harris estas tio, kion oni nomus bonstatura viro, kun grandeco proksimume numero unu, kaj li aspektas hardita kaj osteca, kaj la viro lin mezuris de supre malsupren per la okulo kaj diris, ke li foriros por interkonsiliĝi kun sia estro kaj poste revenos kaj ĵetos nin ambaŭ en la riveron.

Kompreneble, ni lin neniam plu vidis, kaj kompreneble, ricevi ŝilingon estas ĉio, kion li deziris. Troviĝas ĉe la riverbordo certa nombro da kanajloj, kiuj perlaboras kontentigajn enspezojn dum la someraj monatoj, vagante sur la bordoj kaj ĉantaĝante en tia maniero malfortmensajn simplulojn. Ili sin prezentas kiel senditoj de la posedanto. La vojo sekvinda estas doni vian nomon kaj adreson, kaj lasi al la posedanto, se li fakte rilatas al la afero, vin procesalvoki kaj pruvi, kian malutilon vi faris al lia bieno per sidado sur peceto de ĝi. Sed plej multaj homoj estas tiel malenergiaj kaj timemaj, ke ili preferas stimuli la trompaĵon, cedante al ĝi anstataŭ fari finon al ĝi montrante iom da firma volo.

En kazoj, kiam fakte kulpas la posedanto, oni devus lin malkovri. La egoismo de la riverbordaj bienuloj kreskas ĉiujare. Se ili povus, ili tute malpermesus ĉian uzon de la rivero.

Tion ili fakte jam faris en la negravaj alfluaj riveretoj kaj la flankakvoj. Ili enpuŝas fostojn en la fluujon de la rivereto, etendas ĉenojn de unu bordo al alia kaj najlfiksas grandegajn aviztabulojn sur ĉiujn arbojn. La vido de tiuj aviztabuloj vekas ĉiun malbonan instinkton en mia naturo. Mi sentas, ke mi volas ĉiun deŝiri kaj bati per ĝi la kapon de tiu, kiu alfiksis ĝin, ĝis mi lin mortigis, kaj tiam mi enterigus lin kaj starigus la tabulon super lian tombon kiel monumenton.

Mi menciis ĉi tiujn miajn sentojn al Harris kaj li diris, ke li havas eĉ pli malbonajn sentojn. Li diris, ke li ne nur sentas deziron mortigi tiun, kiu alfiksigis la tabulon, sed ankaŭ, ke li emus buĉi lian tutan familion kaj ĉiujn liajn amikojn kaj parencojn kaj poste bruligi lian domon. Tio ŝajnis al mi tro kaj tion mi diris al Harris; sed li respondis:
—Tute ne. Tion ili bone meritas; super la ruinoj mi kantus komikajn kantojn.

Mi koleriĝis, aŭdante Harris paroli en tia sangosoifa maniero. Ni devus neniam permesi al niaj instinktoj de justeco degeneri en nuran venĝemon. Pasis longa tempo antaŭ ol mi povis venigi Harris al pli kristana vidpunkto pri la temo, sed fine mi sukcesis kaj li promesis al mi, ke li maldomaĝos almenaŭ la amikojn kaj parencojn kaj ne kantos komikajn kantojn super la ruinoj.

Vi neniam aŭdis Harris kanti komikan kanton, alie vi komprenus, kian servon mi faris al la homaro. Harris ekhavis la ideon, ke li povas kanti komikajn kantojn; kontraŭe, tiuj el la amikoj de Harris, kiuj aŭdis lin provi, havas la ideon, ke li tute ne povas kaj neniam povos, kaj ke oni neniam rajtus permesi al li eĉ provi.

Kiam Harris ĉeestas amikan kunvenon kaj oni petas lin kanti, li respondas: — Nu, mi povas kanti nur komikan kanton, vi komprenas; — kaj li diras tion en tono, kiu sugestas, ke tian kantadon lian tamen vi devus aŭdi nur unufoje, kaj poste morti.

—Ho, tio estas agrabla, — diras la dommastrino. — Almenaŭ unu kanton, sinjoro Harris; — kaj Harris leviĝas kaj aliras la fortepianon kun la radianta bonkoreco de grandanima viro, kiu tuj donos ion al iu.

—Nu, silenton, mi petas, ĉiuj, — diras la dommastrino, turnante sin; — Sinjoro Harris kantos komikan kanton !

—Ho, kiel gaje! — ili murmuretas; ili rapidas de la vitra plantejo kaj venas de la ŝtuparo, iras venigi unu la alian de ĉiuj partoj de la domo, kolektiĝas en la salono kaj sidiĝas, feliĉe ridetante pro la antaŭĝuo.

Tiam Harris komencas.

Nu, ĉe komika kanto vi ne atendas belan voĉon. Vi ne atendas ĝustan aranĝon aŭ elparolon. Vi ne zorgas, se iu, meze de tono, trovante ke li kantas tro alte, perforte malaltigas la voĉon. La taktmezuro vin ne ĝenas. Vi ne zorgas, se iu troviĝas du taktojn antaŭ la akompanaĵo kaj haltas meze de verso por disputi kun la pianisto, kaj poste komencas la strofon denove. Sed vortojn vi atendas.

Vi ne atendas, ke iu neniam memoros pli ol la tri unuajn versojn de la unua strofo, kaj ke ĉi tiujn li ripetados ĝis venas la tempo por komenci la rekantaĵon. Vi ne atendas, ke li haltos meze de verso, kaj ridaĉos, kaj diros, ke ĝi estas tre komika, sed li tute ne povas memori la ceteron, kaj tiam penos mem elpensi ĝin, kaj poste ĝin subite rememoros, kiam li jam alvenis al alia parto de la kanto, kaj interrompos ĝin sen ia averto por reiri kaj ĝin doni al vi senprokraste. Vi ne atendas, — nu, mi nur donos al vi ideon pri la komikkantado de Harris, kaj poste vi mem povos prijuĝi ĝin.

Harris (staras antaŭ la fortepiano kaj alparolas la atendantan homamason): Mi timas, ke ĝi estas tre malnova kanto. Mi kredas, ke ĝin vi ĉiuj jam konas. Tamen ĝi estas la sola, kiun mi konas. Ĝi estas la kanto de la juĝisto en Pinafore, ne, mi ne volas diri Pinafore — mi volas diri — vi scias, kion mi volas diri, — tiun alian, vi komprenas. Vi ĉiuj devos kunkanti la rekantaĵon, vi komprenas.

(Murmuretoj de ĝojo kaj deziro kunkanti la rekantaĵon. Brila ludado de la preludo de la kanto de la juĝisto en ’Ĵuria juĝado’ de nervoza pianisto. Alvenas la momento por la kanto de Harris.

Harris ĝin ignoras. La nervoza pianisto rekomencas la preludon kaj Harris, samtempe komencante sian kantadon, rapide eligas la du unuajn versojn de la kanto de la unua lordo en ”Pinafore”. La nervoza pianisto penas daŭrigi la preludon, rezignas kaj penas sekvi Harris per akompano de la kanto de la juĝisto en’ Ĵuria juĝado’, trovas, ke tio ne taŭgas, kaj penas memori, kion li faras kaj kie li estas, sentas, ke lia menso malfortiĝas, kaj subite haltas.) Harris (afable kuraĝigas): Ĉio, en ordo. Vi ludas tre bone, vere — daŭrigu.

La nervoza pianisto: Mi timas, ke estas ia eraro. Kion vi kantas?

Harris (tuj): Sendube la kanton de la juĝisto en Ĵuria juĝado.

Ĉu vi ne konas ĝin?

Amiko de Harris (de la malantaŭo de la ĉambro): Ne, ne tion vi kantas, fuŝkapulo, vi kantas la kanton de la admiralo en Pinafore.

(Longa disputo inter Harris kaj la amiko de Harris pri tio, kion li vere kantas. La amiko fine sugestas, ke ne gravas, kion Harris kantas, se Harris nur komencas kanti, kaj Harris, kiun evidente mordetas sento de maljusto, petas la pianiston komenci denove.

Ĉe tio la pianisto komencas la preludon de la kanto de la admiralo kaj Harris, profitante tion, kion li konsideras bona okazo en la muziko, komencas.) Harris:
Junaĝe mi iĝis advokato.

(Ĝenerala ekridego, akceptata de Harris kiel komplimento. La pianisto, pensante pri la edzino kaj sia familio, rezignas la neegalan konkurson kaj retiriĝas; lian lokon okupas viro kun pli fortaj nervoj.) La nova pianisto (gaje): Nu, maljuna knabo, vi ekkantu, kaj mi sekvos. La preludon ni rezignu.

Harris (en kies menso jam malrapide la afero klariĝas, ridas):
Je Jovo! Mi pardonpetas. Kompreneble, mi intermiksis la du kantojn. Estis Jenkins, kiu min konfuzis, vi komprenas. Nu.

(Kantas; lia voĉo ŝajne venas el la kelo, kaj sugestas la unuajn mallaŭtajn avertojn de alproksimiĝanta tertremo.) Junaĝe servis mi en stato De kontorknab’ ĉe advokato.

(Flanke al pianisto): Tio estas tro malalta, maljuna knabo; ni ripetu tion, se al vi plaĉas.

(Kantas denove la du unuajn versojn, ĉifoje per alta kapvoĉo.

Granda surpriziĝo flanke de la aŭskultantoj. Nervema maljunulino apud la kameno ekploras kaj oni kondukas ĝin eksteren.) Harris (daŭrigas):
Balais mi fenestrojn, pordon Kaj mi ...

Ne, ne, mi purigis la fenestrojn de la granda frontpordo.

Kaj mi poluris la plankon — ne, infero prenu ĝin — mi petas pardonon — estas rimarkinde, ke mi ne povas memori tiun verson. Kaj mi — kaj mi — Nu, bone, ni komencu la rekantaĵon (kantas):
”Kaj diddlediddlediddlediddleididdlediddledin, Kaj nun mi estas estro de l’ŝiparo de l’reĝin’.”

Nu, nun la rekantaĵon — ĝi estas la du lastaj versoj ripetataj, vi scias.

Komuna ĥoro:
”Kaj diddlediddlediddlediddlediddlediddledin, Kaj nun li estas estro de l’ŝiparo de l’reĝin’.”

Harris neniam vidas, kia azeno li aspektas, kaj kiel li ĝenas aron da homoj, kiuj al li neniam malutilis. Li honeste kredas, ke li ilin bone regalis, kaj diras, ke li kantos alian komikan kanton post la vespermanĝo.

Parolante pri komikaj kantoj kaj amikaj kunvenoj, mi memoras pri kurioza okazaĵo, al kiu mi partoprenis; ĉar ĝi ĵetas multe da lumo sur la internan mensan funkciadon de la homa naturo ĝenerale, ĝi rajtas, mi kredas, esti registrita en ĉi tiuj pagoj.

Ni estis laŭmoda kaj kulturita amikaro. Ni portis niajn plej bonajn vestojn, ni parolis belete kaj estis tre feliĉaj — ĉiuj krom du junuloj, studentoj, kiuj ĵus revenis de Germanujo, trivialaj junuloj, kiuj ŝajnis maltrankvilaj kaj ĝenataj, kvazaŭ ili trovus la aferon seninteresa. La vero estas, ke ni estis tro kleraj por ili. Nia brila sed polurita interparolado kaj niaj altrangaj gustoj ilin superpasis. Inter ni, ili estis maloportunaj.

Tie ili neniam devus esti. Pri tio ĉiuj samopiniis, poste.

Ni ludis pecojn de la malnovaj germanaj majstroj. Ni diskutis pri filozofio kaj etiko. Ni amindumis kun gracia digno.

Ni eĉ estis spritaj — en altranga maniero.

Post la vespermanĝo iu deklamis francan poezion kaj ni diris, ke ĝi estas belega; poste iu sinjorino kantis sentimentalan kanton hispanlingve kaj ĝi igis unu-du el ni plori — tiel kortuŝa ĝi estis.

Tiam tiuj du junuloj stariĝis, kaj nin demandis, ĉu iam ni aŭdis sinjoron Slossenn Boschen (kiu ĵus alvenis kaj estis tiam malsupre en la vespermanĝa salono) kanti sian konatan germanan komikan kanton. Neniu el ni aŭdis ĝin, laŭ kio ni povis memori. La junuloj diris, ke ĝi estas la plej komika kanto iam verkita kaj ke sinjoron Slossenn Boschen, kiun ili konas tre bone, ili persvados kanti ĝin, se tio plaĉos al ni. Ili diris, ke ĝi estas tiel ridiga, ke foje kiam sinjoro Slossenn Boschen ĝin kantis antaŭ la germana imperiestro, lin (la germanan imperiestron) oni devis forporti al la lito.

Ili diris, ke neniu povas ĝin kanti kiel sinjoro Slossenn Boschen; li estas tiel serioza la tutan tempon, ke oni povas kredi, ke li deklamas tragedion, kaj tio, kompreneble, faras ĝin multe pli ridiga. Ili diris, ke li eĉ ne unu fojon sugestas per sia tono aŭ sinteno, ke li kantas ion komikan — tio malbonigus ĝin. Estas lia mieno, plena de seriozeco, preskaŭ de kortuŝeco, kiu igas ĝin tiel nerezisteble amuza.

Ni diris, ke ni sopiras aŭdi ĝin, ke ni deziras bone ridi; ili malsupreniris kaj venigis sinjoron Slossenn Boschen.

Li ŝajne tre ĝojis kanti ĝin, ĉar li tuj venis kaj sidiĝis ĉe la fortepiano senvorte.

—Ho, ĝi amuzos vin. Vi satridos, — flustris la du junuloj, transpasante la ĉambron kaj sin lokante netrudeme malantaŭ la dorson de la profesoro.

Sinjoro Slossenn Boschen akompanis sin mem. La preludo ne sugestis komikan kanton. Ĝi estis stranga sentoplena melodio. Efektive ĝi igis venton flugi sub la haŭto; sed ni flustris unu al la alia, ke tio estas la germana maniero, kaj ni nin preparis por ĝui ĝin.

La germanan lingvon mi ne komprenas. Mi lernis ĝin en la lernejo, sed forgesis ĉiun vorton du jarojn poste kaj de tiam fartis multe pli bone. Tamen mi ne deziris, ke mian nescion divenu la homoj tie; mi do elpensis ion, kio ŝajnis al mi bonega ideo. Mi rigardis la du junajn studentojn kaj ilin sekvis.

Kiam ili subridaĉis, ankaŭ mi subridaĉis; kiam ili ridegis, ankaŭ mi ridegis; mi ankaŭ aldonis kelkfoje malgrandan subridon tute sola, kvazaŭ vidante pecon de amuzaĵo, kiun la aliaj maltrafis. Tion mi konsideris aparte ruza miaflanke.

Mi rimarkis, dum progresis la kanto, ke multaj aliaj homoj krom mi ŝajnis fikse rigardi la du junulojn. Ankaŭ ĉi tiuj aliaj homoj subridaĉis, kiam subridaĉis la junuloj, kaj ridegis, kiam ridegis la junuloj; ĉar la junuloj subridaĉis kaj ridegis kaj ridis preskaŭ senĉese dum la tuta kanto, tial la akcepto estis bonega.

Tamen tiu germana profesoro ne ŝajnis feliĉa. Unue, kiam ni komencis ridi, lia mieno registris surpriziĝon kvazaŭ ridadon li tute ne estus atendinta. Tion ni trovis tre amuza; ni diris, ke lia serioza sinteno estas duono de la ŝerco. La plej malgranda aludeto liaflanke, ke li scias, kiel ridinda li estas, estus ĉion ruiniginta. Dum ni daŭre ridis, lia surpriziĝo cedis lokon al esprimo de ĉagreniĝo kaj indigno kaj kun malserena vizaĝo li furioze ĉirkaŭrigardis nin ĉiujn (krom la du junuloj, kiujn li ne povis vidi, ĉar ili estis malantaŭ li). Tio nin konvulsiigis de ridado. Ni diris unu al alia, ke ĉi tiu afero mortigos nin. Nur la vortoj, ni diris, sufiĉas por meti nin en paroksismojn de ridado, sed aldonitaj al lia ŝajniga seriozeco — ho, tio estis troa!

En la lasta strofo li superis sin mem. Li nin severege ĉirkaŭrigardis per mieno tiel intense furioza, ke se ni ne estus antaŭe avertitaj pri la germana maniero de komika kantado, ni fariĝus timigitaj; en la strangan muzikon li enmetis tian plorkrian tonon de angoro, ke se ni ne estus sciintaj, ke ĝi estas komika kanto, ni eble plorus.

Li finis meze de laŭta ridego. Ni diris, ke tio estis la plej komika afero, kiun ni iam en la tuta vivo aŭdis. Ni diris, kiel strange estas, ke malgraŭ tiaj faktoj ekzistas ĝenerala ideo, ke mankas al la germanoj sento por humuro. Ni demandis la profesoron, kial li ne tradukas anglalingven tiun kanton, por ke ankaŭ la vulgaraj homoj ĝin komprenu kaj aŭdu vere komikan kanton.

Tiam sinjoro Slossenn Boschen stariĝis kaj elverŝis sian koleron. Li blasfemis al ni en la germana lingvo (kiun mi taksas rimarkinde efika lingvo por tiu celo), li dancis kaj skuis la pugnojn, kaj nomis nin ĉio, kion permesis lia scio de la angla lingvo. Li diris, ke neniam en la vivo oni lin tiel insultis.

Ŝajnas, ke lia kanto tute ne estis komika kanto. Ĝi temis pri junulino, kiu loĝis en la Haremontoj kaj kiu fordonis la vivon por savi la animon de sia amanto; li mortis kaj renkontis ŝian spiriton en la aero; poste, en la fina strofo, li amtrompis ŝian spiriton kaj foriris kun alia spirito — pri la detaloj mi ne estas tute certa, tamen mi scias, ke ĝi estis tre malĝoja. Sinjoro Boschen diris, ke li kantis ĝin foje antaŭ la germana imperiestro, kaj li (la germana imperiestro) ploris kiel malgranda infano. Li (sinjoro Boschen) diris, ke ĝi estas ĝenerale rekonata kiel unu el la plej tragikaj kaj kortuŝaj kantoj en la germana lingvo.

Estis por ni tre malfacila situacio — tre malfacila. Ŝajne ne estis ia respondo. Ni ĉirkaŭrigardis por trovi la du junulojn, kiuj tion okazigis, sed la domon ili jam forlasis, sen parado, tuj post la finiĝo de la kanto.

Tio finigis la kunvenon. Mi neniam vidis kunvenon disiĝi tiel kviete kaj kun tiel malmulte da ekscito. Ni eĉ ne diris unu al alia bonan nokton. Ni malsupreniris unuope, pagis mallaŭte kaj nin tenis ĉe la ombra flanko. Per flustroj ni petis de la servisto la ĉapelon kaj palton, malfermis mem la pordon, glitis eksteren kaj rapidis al la stratangulo, evitante unu la alian kiel eble plej multe.

De tiam mi ne multe interesiĝas pri germanaj kantoj.

Ni atingis la kluzon de Sunbury je duono post la tria. Tie la rivero estas ĉarme beleta, antaŭ ol vi venas al la pordegoj, kaj la flankakvo estas ĉarma; tamen sur ĝi ne provu remi.

Tion unufoje mi provis. Dum mi remis, mi demandis la direktantojn, ĉu ili opinias, ke tio estas farebla, kaj ili diris, ho jes, ili kredas, ke ni povos, se mi tiros forte. Ni estis ĝuste sub la malgranda piedponto, kiu ĝin trapasas inter la du akvobarieroj, kiam ili diris tion, kaj mi kliniĝis super la remiloj, rektiĝis kaj tiris.

Mi tiris bonege. Mi balanciĝis regule kaj ritme. Mi laborigis la brakojn, la krurojn kaj la dorson. Mi min donis al movoj bonaj, rapidaj, viglaj kaj laboris grandioze. Miaj du amikoj diris, ke rigardi min estas plezuro. Post kvin minutoj mi kredis, ke ni devus esti preskaŭ proksime de la bariero, kaj mi levis la okulojn. Ni estis sub la ponto en ĝuste la sama loko, kie ni estis kiam mi komencis, kaj tie estis tiuj du idiotoj malutilantaj al si per laŭta ridado. Mi laboregis kiel frenezulo nur por teni la boaton senmova sub tiu ponto. Nun mi lasas al aliaj tiri boatojn tra flankakvoj kontraŭ fortaj fluoj.

Ni remis ĝis Walton, sufiĉe granda riverborda urbo. Kiel okazas ĉe ĉiuj riverbordaj lokoj, nur la plej malgranda angulo atingas la akvon, tiel ke de la boato vi povas kredi, ke ĝi estas vilaĝo kun entute kelkaj dekduoj da domoj. Windsor kaj Abingdon estas la solaj urboj inter Londono kaj Oksfordo, kies grandparton vi povas vidi de la rivero. Ĉiuj aliaj sin kaŝas malantaŭ anguloj kaj rigardas la riveron nur el unu strato; mian dankon al ili pro ilia komplezemo kaj ankaŭ pro tio, ke tial ili lasas la riverbordojn al arbaretoj kaj kampoj kaj akvoprovizejoj.

Eĉ Reading, kvankam ĝi faras sian eblon por malbonigi kaj malpurigi kaj malbeligi tiom de la rivero, kiom ĝi povas atingi, estas sufiĉe bonanima kaj kaŝas la plejparton de sia malbela vizaĝo.

Cezaro kompreneble havis restadejon ĉe Walton — tendaron, aŭ reduton, aŭ ion tian. Cezaro estis konstanta vizitanto al la rivero. Ankaŭ reĝino Elizabeto vizitis ĉi tie. Tiun virinon vi neniam povas eviti, iru kien iajn vi volas. Ankaŭ Cromwell kaj Bradshaw (ne la hortabelisto, sed tiu, kiu rilatis kun la kapo de reĝo Karlo I) loĝis tie. Entute ili estis feliĉa kompanio.

En preĝejo de Walton troviĝas fera ”brido por riproĉulinoj”. Tiajn objektojn oni uzis en la antikva tempo por bridi la virinajn langojn. Nun oni jam ĉesis provi tion. Mi supozas, ke la fero fariĝis malabunda, kaj nenio alia estus sufiĉe forta.

Troviĝas en la preĝejo ankaŭ konataj tomboj kaj mi timis, ke mi neniam sukcesos irigi Harris preter ilin; sed ŝajne li eĉ ne pensis pri ili kaj ni pluiris. Preter la ponto la rivero multe serpentumas. Tio donas al ĝi pitoreskan aspekton, tamen el la remvidpunkto tio vin incitetas kaj kaŭzas disputojn inter tiu, kiu remas, kaj tiu, kiu direktas.

Ĉi tie vi preterpasas sur la dekstra bordo la parkon de Oatlands. Ĝi estas glora malnova loko. Henriko VIII ĝin ŝtelis de iu aŭ alia, mi nun forgesas de kiu, kaj loĝis tie. Troviĝas en la parko groto, kiun vi povas vidi kontraŭ pago kaj kiu, laŭ onidiro, estas tre mirinda; tamen nenion gravan en ĝi mi vidis mem. La mortinta dukino de York, kiu loĝis en Oatlands, tre amis hundojn kaj posedis multegajn. Ŝi konstruigis apartan tombejon por ilia enterigo, kiam ili mortis, kaj tie ili kuŝas, ĉirkaŭ kvindek el ili, ĉiu kun propra tombŝtono kaj epitafo surskribita.

Nu, estas eble, ke ili meritas tion same kiel ordinara kristano.

Ĉe Corway Stakes — la unua kurbo preter la ponto ĉe Walton — interbatalis Cezaro kaj Cassivelaunus. Cassivelaunus la riveron jam pretigis por Cezaro, ĝin plene priplantis per fostoj (kaj alfiksis sendube ankaŭ aviztabulojn). Tamen spite tion Cezaro transiris. Cezaron oni neniel povis forteni de tiu rivero. Tian viron ni nun bezonus sur la flankakvoj.

Halliford kaj Shepperton estas ambaŭ beletaj lokoj tie, kie ili tuŝas la riveron; sed nenio pri unu aŭ la alia estas rimarkinda. Tamen en la preĝeja korto en Shepperton troviĝas tombo, kiu surhavas poemon, kaj mi estis plena de timo, ke Harris eble deziros elboatiĝi kaj tie petoladi. Mi vidis lin turni sopirantajn okulojn al la kajeto, kiam ni alproksimiĝis, sed mi sukcesis per lerta movo skui lian ĉapon en la akvon, kaj li tiel ekscitiĝis ĝin rekaptante kaj tiel indignis pro mia mallerto, ke li tute forgesis pri siaj amataj tomboj.

Ĉe Weybridge Wey (beleta rivereto, navigebla de malgrandaj boatoj ĝis Guildford, kaj kiun esplori mi ĉiam decidiĝadas, sed ankoraŭ neniam esploris), Bourne, kaj Basingstoke-kanalo ĉiuj kune eniras la Tamizon. La kluzo staras ĝuste kontraŭ la urbo kaj la unua objekto, kiun ni vidis, kiam tio videbliĝis, estis la flanela jako de Georgo sur unu el la kluzaj pordoj kaj pli proksima rigardo montris, ke en ĝi estas Georgo.

Montmorency furioze bojis, mi kriegis, Harris muĝis; Georgo svingis la ĉapelon kaj kriegis returne. La kluzgardisto elkuris kun dragilo kredante, ke iu falis en la riveron, kaj estis ŝajne ĉagrenita, trovante ke neniu falis.

Georgo havis en la mano strangan paketon kovritan per lakita tolo. Ĝi estis ronda kaj plata ĉe unu fino, kaj el ĝi etendiĝis longa rekta tenilo.

—Kio estas tio? — diris Harris. — ĉu pato?

—Ne, — diris Georgo, kun stranga, sovaĝa esprimo en la okuloj; — ili tute furoras ĉi sezone; ilin havas ĉiuj sur la rivero.

Ĝi estas banĝo.

—Mi neniam sciis, ke vi ludas banĝon! — Harris kaj mi kriis, samspire.

—Ne precize, — respondis Georgo: — sed tio estas tre facila, oni diris al mi; mi havas la lernolibron.

Ĉapitro IX

Georgo konatiĝas kun laboro — Barbaraj instinktoj de trenŝnuroj — Sendanka konduto de duremila boateto — Trenantoj kaj trenatoj — Uzo por geamantoj eltrovita — Stranga malapero de maljuna sinjorino — Multe da akcelo, malpli da rapido — Trenataj de knabinoj: ekscita sensacio — La mankanta kluzo aŭ la hantata rivero — Muziko — Savitaj!

Akirinte Georgon ni devigis lin labori. Labori li ne volis, kompreneble. Li jam multe laboris en la urbo, tiel li klarigis. Harris, kiu estas nesentema laŭ sia naturo kaj ne emas al kompato, diris:
—Ha! kaj nun vi multe laboros sur la rivero, por fari ŝanĝon; al ĉiuj utilas ŝanĝo. Eliĝu!

Li ne povis konscience — eĉ ne kun konscienco, kia tiu de Georgo — kontraŭstari, kvankam li sugestis, ke eble estus pli bone, se li restus en la boato kaj pretigus la temanĝon, dum Harris kaj mi trenas, ĉar pretigo de temanĝo estas tre zorgoplena laboro kaj Harris kaj mi aspektis lacaj. Al tio nia sola respondo estis transdoni al li la trenŝnuron, li ĝin prenis kaj elpaŝis el la boato.

Pri trenŝnuro estas io stranga kaj neklarigebla. Vi ĝin volvas kun tiom da pacienco kaj zorgo, kiom vi bezonus por kunfaldi novan pantalonon, kaj post kvin minutoj, kiam vi ĝin levas, ĝi estas jam malbelega, animskua implikaĵo.

Insulti mi ne volas, tamen mi firme kredas, ke se vi prenus mezan trenŝnuron kaj etendus ĝin rekte tra la mezo de kampo kaj poste turnus al ĝi la dorson dum tridek sekundoj, vi trovus, rerigardante, ke ĝi jam kolektis sin en amason meze de la kampo, ke ĝi kuntordiĝis kaj faris el si interplektaĵon, perdis siajn du finojn kaj la tuto fariĝis maŝaĵo; vi bezonus plenan duonhoron, sidante tie sur la herbo kaj blasfemante la tutan tempon, por ĝin denove malimpliki.

Jen mia opinio pri trenŝnuroj ĝenerale. Povas kompreneble esti, ke troviĝas ankaŭ honorindaj esceptoj; mi ne diras, ke ne. Povas esti, ke troviĝas trenŝnuroj, kiuj alportas honoron al sia profesio — konsciencaj, respektindaj trenŝnuroj — trenŝnuroj, kiuj ne imagas sin kroĉtrikaĵo kaj ne penas triki sin en puntaĵon tuj kiam oni lasas ilin solaj. Mi diras, ke povas esti, ke troviĝas tiaj trenŝnuroj; mi sincere esperas, ke troviĝas. Tamen tiajn mi neniam renkontis.

Ĉi tiun trenŝnuron mi entiris mem tuj antaŭ ol ni alvenis al la kluzo. Al Harris mi ne permesis eĉ tuŝi ĝin, ĉar li estas nezorgema. Mi ĝin volvis malrapide kaj singarde kaj ĝin ligis en la mezo, ĝin faldis kaj zorge demetis en la fundon de la boato. Harris ĝin levis science kaj enmetis en la manon de Georgo. Georgo ĝin prenis firme, tenis ĝin for de si kaj komencis ĝin malvolvi kvazaŭ li demetus vindaĵon de nove naskita infano; antaŭ ol li malvolvis dek metrojn, ĝi jam pli similis malbone faritan pordtapiŝeton ol ion alian. Tiel ĉiam estas kaj la samo ĉiam okazas kun ĝi. La viro sur la bordo, kiu penas ĝin malimpliki, pensas, ke la tuta kulpo apartenas al la viro, kiu ĝin volvis; kiam riverulo pensas ion, li eldiras tion.

—Kion vi penis fari el ĝi, ĉu fiŝkaptan reton? Ja belan fuŝaĵon vi faris; kial vi ne volvis ĝin ĝuste, stulta ŝtipo? — li elgruntas de tempo al tempo, furioze baraktante kun ĝi, kaj metas ĝin plata sur la bordvojon kaj ĉirkaŭkuras ĝin penante trovi la finaĵon.

Aliflanke la viro, kiu ĝin volvis, pensas, ke la tuta kaŭzo de la konfuzo estas la viro, kiu penas ĝin malvolvi.

—Ĝi estis ĝusta, kiam vi prenis ĝin! — li krias indigne. — Kial vi ne atentas, kion vi faras? Vi ĉiam laboras en tre senzorga maniero. Eĉ konstrustangon vi implikus!

Ili sentas sin tiel koleraj unu al la alia, ke ili volonte pendigus unu la alian per la malbenindaĵo. Forpasas dek minutoj kaj la unua viro eligas kriegon kaj freneziĝas, dancas sur la ŝnuro kaj penas tiri ĝin rekta, kaptas la unuan pecon, kiu venas al lia mano, kaj ĝin tiregas. Tio kompreneble ĝin nur implikas pli ol antaŭe. Tiam la dua viro grimpas el la boato kaj venas por helpi lin, ili baras sian vojon kaj malhelpas unu la alian. Ili ambaŭ prenas la saman pecon de ŝnuro, ĝin tiras en kontraŭaj direktoj kaj miras, ke io haltigas ĝin. Fine ili liberigas ĝin kaj tiam ili sin turnas kaj trovas, ke la boato jam fornaĝis kaj veturas rekte al la akvobariero.

Tio foje fakte okazis, laŭ mia propra scio. Estis apud Boveney, iun matenon iom ventan. Ni remadis laŭflue, kaj, ĉirkaŭirinte la kurbon, ni rimarkis du virojn sur la bordo. Ili estis rigardantaj unu la alian kun la plej konfuzita kaj senhelpe malfeliĉa mieno, kiun mi iam vidis antaŭe aŭ poste sur homa vizaĝo, kaj ili tenis inter si longan trenŝnuron. Estis klare, ke io okazis, ni tial haltis kaj demandis, kio okazis al ili.

—Jen, nia boato foriris! — ili respondis per indigna tono. — Ni eliris nur por malimpliki la trenŝnuron kaj kiam ni rigardis, ĝi estis for!

Ŝajne ilin dolorigis tio, kion ili evidente konsideris kiel malnobla kaj sendanka ago flanke de la boato.

Ni trovis por ili la forkurinton duonmejlon for, tenata de junkoj, kaj ni reportis ĝin al ili. Mi vetus, ke pluan ŝancon ili tute ne donis al tiu boato dum semajno.

Mi neniam forgesos la bildon de tiuj du viroj promenantaj tien kaj reen kun trenŝnuro sur la bordo kaj serĉantaj sian boaton.

Oni vidas sur la rivero multajn amuzaĵojn rilataj al trenado. Unu el la plej kutimaj estas la vido de paro da trenantoj, vigle marŝantaj antaŭen, enprofundiĝintaj en viglan diskuton, dum la viro en la boato, cent metrojn post ili, vane kriegas, ke ili haltu, kaj per remilo freneze signalas sian angoron. Io malĝustiĝis; la direktilo malfiksiĝis aŭ la hokstango forglitis, aŭ lia ĉapelo falis en la akvon kaj rapide naĝas laŭflue for. Li vokas, ke ili haltu, komence tute milde kaj ĝentile.

—He! Haltu momenton, mi petas! — li krias indiferente.

Mia ĉapelo falis en la akvon.

Poste: — He! Tom, Dick! Ĉu vi ne aŭdas? — ĉifoje ne tiel afable.

Pli poste: — He! La infero vin prenu, ŝtipkapaj idiotoj! He!

Haltu! Ho vi ... !

Post tio li salte leviĝas kaj ĉirkaŭdancas, kriegas, ĝis lia vizaĝo ruĝiĝas, kaj li malbenas ĉion, kion li konas. La buboj sur la bordo haltas kaj lin primokas kaj ĵetas ŝtonojn al li, dum li estas trenata preter ili kun la rapideco de kvar mejloj hore kaj ne povas eliri.

La plejparto de tiaspecaj malfacilaĵoj estus evitita, se tiuj, kiuj trenas, tenus en la memoro tion, ke ili trenas, kaj rigardus sufiĉe ofte por vidi, kiel fartas la trenato. Estas plej bone lasi la trenadon al unu viro. Kiam du trenas, ili komencas interbabili kaj forgesas, kaj la boato mem fakte nur malmulte rezistante ne multe servas por rememorigi ilin.

Donante ekzemplon, kiel forgesema povas esti paro da trenantoj, Georgo rakontis al ni pli malfrue en la vespero, kiam post la vespermanĝo ni diskutis la temon, tre strangan okazintaĵon.

Li kaj tri aliaj viroj, tiel li diris, iun vesperon estis remantaj tre peze ŝarĝitan boaton kontraŭflue de Maidenhead. Iom preter la kluzo de Cookham ili rimarkis viron kaj junulinon, kiuj promenis sur la bordvojeto, ambaŭ enprofundiĝintaj en ŝajne interesa kaj absorba interparolo. Ili portis inter si hokstangon kaj fiksita al la hokstango estis trenŝnuro, kiu treniĝis post ili kun la fino en la akvo. Neniu boato estis apude, neniu boato estis videbla. Devas esti, ke iam boato estis ligita al tiu trenŝnuro, tio estis certa; sed kio okazis al ĝi, kia terura sorto trafis ĝin kaj tiujn, kiuj restis en ĝi, tio estis kaŝita en mistero. Kio ajn estis la malfeliĉo, ĝi neniel ĝenis la junajn gesinjorojn, kiuj estis trenantaj. Ili havis la hokstangon kaj ili havis la ŝnuron, kaj tio ŝajnis ĉio, kion ili kredis necesa por ilia laboro.

Georgo estis krionta por veki ilin, sed en tiu momento eniris lian menson brila penso kaj li ne kriis. Li anstataŭe prenis la alkroĉilon, klinis sin antaŭen kaj entiris la finon de la trenŝnuro; li faris en ĝi maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ sian maston, ordigis la remilojn, iris sidiĝi en la malantaŭo kaj bruligis sian pipon.

Tiuj du gejunuloj trenis tiujn kvar dikkorpajn ulojn kaj pezan boaton ĝis Marlow.

Georgo diris, ke li neniam antaŭe vidis tiom da pensema malĝojo koncentrigita en unu rigardo, kiel en la momento, kiam ĉe la kluzo tiuj junaj geamantoj komprenis, ke dum la lastaj du mejloj ili trenis malĝustan boaton. Georgo kredis, ke se ne estus la detenanta influo de la juna virino ĉe lia flanko, la juna viro eble sin donus al forta lingvaĵo.

La junulino kiel unua revenis el sia surpriziĝo, kaj reveninte, ŝi interplektis la manojn kaj diris, freneze:
—Ho, Henriko, kie do estas onklinjo?

—Ĉu ili iam retrovis la maljunulinon? — demandis Harris.

Georgo respondis, ke li ne scias.

Alian ekzemplon de danĝera manko de simpatio inter trenanto kaj trenato vidis Georgo kaj mi foje apud Walton. Okazis tie, kie la bordvojeto grade deklivas malsupren ĝis la akvo, dum ni tendumis sur la kontraŭa bordo kaj observis la mondon ĝenerale, ke baldaŭ aperis malgranda boato trenata rapidege tra la akvo de forta boatĉevalo, sur kiu sidis tre malgranda knabo. En la boato kvin viroj kuŝis dise en revemaj kaj ripozemaj pozoj; precipe la direktanto havis trankvilan aspekton.

—Mi ŝatus vidi lin tiri la malĝustan ŝnuron, — murmuretis Georgo, dum ili preterpasis. Ĝuste en tiu momento li tion faris kaj la boato rapidis sur la bordon kun tia bruo, kiel se ariĝus kvardek mil lintolaĵoj. Du viroj, korbego kaj tri remiloj tuj forlasis la boaton maldekstre kaj kuŝiĝis sur la bordo, post unu kaj duona momento aliaj du viroj elboatiĝis dekstre kaj sidiĝis meze de hokstangoj kaj veloj kaj valizoj kaj boteloj. La restinto pluiris ankoraŭ dudek metrojn kaj tiam eliris kapantaŭen.

Tio ŝajnis tiel malpezigi la boaton, ke ĝi pluiris pli facile, dum la knabeto kriadis plenvoĉe kaj galopigis la ĉevalon. La viroj rektiĝis kaj gapis al si reciproke. Pasis kelkaj sekundoj antaŭ ol ili konstatis, kio okazis al ili kaj, konstatinte tion, ili komencis krii plengorĝe al la knabo, ke li haltu. Li estis tamen tro okupita per la ĉevalo por aŭdi ilin, kaj ni rigardis ilin postkuri lin ĝis la malproksimo kaŝis ilin de la vido.

Mi ne povas diri, ke mi bedaŭris ilian malfeliĉon. Fakte, mi nur volas, ke similajn malfeliĉojn renkontu ĉiuj junaj malsaĝuloj, kiuj tiamaniere trenigas siajn boatojn — kaj multaj tion faras. Krom la danĝero, al kiu ili sin submetas, ili estas mem danĝero kaj ĝeno por ĉiu alia boato, kiun ili preterpasas. Veturante tiel rapide ili tute ne povas moviĝi el la vojo de iu alia, nek povas iu alia boato moviĝi el ilia vojo. Ilia ŝnuro alkroĉiĝas trans via masto, vin renversas, aŭ ĝi kaptas iun en la boato, kaj aŭ ĵetas tiun en la akvon aŭ tranĉas al li la vizaĝon. La plej bona rimedo estas ne cedi kaj pretiĝi por bati ilin per la malantaŭo de la masto.

El ĉiuj spertoj rilate al trenado la plej ekscita estas esti trenata de knabinoj. Tian sensacion neniu devus preterlasi. Por treni boaton ĉiam necesas tri knabinoj; du tenas la ŝnuron kaj la tria ĉirkaŭkuras kaj ridaĉas. Kutime jam en la komenco ili sukcesas interplektiĝi. La ŝnuro sin volvas ĉirkaŭ iliaj kruroj, ili devas sidiĝi sur la vojeto kaj malligi unu la alian, ili volvas ĝin ĉirkaŭ la kolon kaj preskaŭ sufokiĝas. Fine tamen ili rektigas la ŝnuron kaj kuras, trenante la boaton kun tute danĝera rapideco. Kurinte cent metrojn ili nature estas senspiraj kaj subite haltas, ĉiuj sidiĝas sur la herbo kaj ridas, kaj via boato fornaĝas ĝis la mezo de la rivero kaj turnas sin, antaŭ ol vi scias, kio okazis aŭ povas preni remilon. Tiam ili stariĝas, tute surprizitaj.

—Ho, rigardu! — ili diras; — li foriris tute ĝis la mezo.

Post tio ili kelkan tempon trenas sufiĉe regule, kiam subite unu el ili ekpensas, ke ŝi pingle fiksos la robon, kaj tiucele ili haltas kaj la boato alteriĝas.

Vi salte leviĝas kaj ĝin forpuŝas kaj krias, ke ili ne haltu.

—Jes. Kio estas? — ili rekrias.

—Ne haltu, vi kriegas.

—Ne kio?

—Ne haltu, daŭrigu — daŭrigu!

—Revenu, Emily, kaj eksciu, kion ili volas, — diras unu; Emily revenas, kaj demandas, kio estas.

—Kion vi volas? — ŝi diras; — ĉu io okazis?

—Ne, — vi respondas, — ĉio estas bona; nur daŭrigu, vi komprenas — ne haltu.

—Kial ne?

—Nu, ni ne povas direkti, se vi haltas. Al la boato necesas iom da rapideco.

—Necesas kio?

—Rapideco — vi devas daŭre antaŭentreni la boaton.

—Ho, bone, mi sciigos ilin. Ĉu ni faras tion kontentige?

—Ho, jes, tre bone, fakte, sed nur ne haltu.

—Tio tute ne ŝajnas malfacila. Mi kredis, ke tio estas pli malfacila.

—Ho, ne, tio estas simpla. Vi bezonas nur daŭrigi tion senhalte, jen ĉio.

—Mi komprenas. Donu al mi mian ruĝan ŝalon, ĝi kuŝas sub la kuseno.

Vi trovas la ŝalon kaj ĝin enmanigas al ŝi kaj jam alia revenis kaj pensas, ke ankaŭ ŝi havos la sian, kaj ili kunprenas ankaŭ la ŝalon de Mary hazardcele, sed Mary ne volis ĝin, tial ili reportas ĝin kaj prenas kombilon anstataŭe. Forpasas ĉirkaŭ dudek minutoj antaŭ ol ili denove ekiras kaj ĉe la plej proksima vojkurbiĝo ili vidas bovinon kaj vi devas eliri el la boato por forkurigi la bovinon for de ilia vojo.

Estas en la boato eĉ ne unu enuiga momento, kiam ĝin trenas knabinoj.

Post iom da tempo Georgo sukcesis rektigi la ŝnuron, kaj li trenis nin malrapide ĝis Penton Hook. Tie ni diskutis la gravan demandon pri tendumado. Ni jam decidis dormi tiun nokton en la boato, kaj ni do devis aŭ halti en tiu ĉirkaŭaĵo aŭ pluiri preter Staines. Tiam tamen ŝajnis iom frue por fini, ĉar la suno ankoraŭ brilis en la ĉielo, ni do interkonsentis, ke ni veturos antaŭen al Runnymead, je distanco de tri kaj duona mejloj, kvieta arbplena parto de la rivero kaj kie troviĝas bona ŝirmejo.

Ni ĉiuj tamen bedaŭris poste, ke ni ne haltis ĉe Penton Hook. Veturigi boaton tri-kvar mejlojn estas bagatelo frue en la malteno, sed tio estas laciga laboro en la fino de longa tago.

Nenian intereson havas por vi la pejzaĝo dum tiuj lastaj kelkaj mejloj. Vi nek babilas nek ridas. Ĉiu duonmejlo, kiun vi trapasas, ŝajnas kiel du. Vi apenaŭ povas kredi, ke vi estas ankoraŭ tie, kie vi estas, kaj vi estas certa, ke la landkarto sendube estas erara; kiam vi jam pene traveturis distancon, kiu ŝajnas al vi almenaŭ dek mejloj kaj la kluzo ankoraŭ ne videbliĝas, vi pensas senŝerce, ke sendube ili forŝtelis ĝin kaj forkuris kun ĝi.

Mi memoras, kiel foje sur la rivero mi terure maltrankviliĝis. Mi estis tie kun junulino — kuzino ĉe la patrina flanko — kaj ni estis remantaj al Goring. Estis iom malfrue kaj ni tre deziris alveni — almenaŭ ŝi tre deziris alveni. Estis duono post la sesa, kiam ni atingis la kluzon de Benson, krepuskiĝis kaj tiam ŝi maltrankviliĝis. Ŝi diris, ke ŝi devas esti hejme por vespermanĝo. Mi diris, ke tion ankaŭ mi volas; mi aperigis landkarton, kiun mi kunportis, por ekscii precize, kiom pli longe ni devos veturi. Mi vidis, ke la plej proksima kluzo — Wallingford — estas ĝuste unu mejlon kaj duonon for kaj de tie ankoraŭ kvin ĝis Cleeve.

—Ho, ĉio estas bona! — mi diris. — La sekvantan kluzon ni preterpasos antaŭ la sepa kaj estas nur unu post ĝi; — kaj mi min donis al la laboro kaj remis persiste.

Ni preterpasis la ponton kaj baldaŭ poste mi demandis, ĉu ŝi vidas la kluzon. Ŝi diris, ke ne, ke neniun kluzon ŝi povas vidi; mi diris ”Ho!” kaj remis antaŭen. Forpasis ankoraŭ kvin minutoj, kaj tiam mi ŝin petis, ke ŝi rigardu denove.

—Ne, — ŝi diris; — eĉ ne signon de kluzo mi vidas.

—Vi ... vi estas certa, ke vi konas kluzon, kiam vi vidas ĝin?

— mi demandis heziteme, ne volante ŝin ofendi.

La demando tamen ŝin ne ofendis kaj ŝi proponis, ke prefere mi rigardu mem; mi do demetis la remilojn kaj rigardis.

La rivero etendiĝis en la krepusko ĉirkaŭ unu mejlon rekte antaŭ ni; eĉ ne ombro de kluzo estis videbl!a.

—Vi ne opinias, ke ni devojiĝis, ĉu? demandis mia kunulino.

Mi ne vidis, kiel tio povus esti; kvankam, kiel mi komprenis, ni eble iel eniris flankan rivereton kaj nun iras rekte al la akvofalo.

Ŝin tute ne konsolis tiu ideo kaj ŝi ekploris. Ŝi diris, ke ni ambaŭ dronos, ke tio estas puno al ŝi pro tio, ke ŝi boatpromenis kun mi.

La puno ŝajnis al mi troa; sed mia kuzino kredis, ke ne, kaj esperis, ke ĉio baldaŭ finiĝos.

Mi penis kuraĝigi ŝin kaj priridis la tutan aferon. Mi diris, ke evidente mi ne remis tiel rapide, kiel mi kredis, sed ke nun la kluzon ni baldaŭ atingos kaj mi remis ankoraŭ mejlon.

Tiam mi ektimis mem. Ankoraŭfoje mi rigardis la landkarton. Jen estis la kluzo ĉe Wallingford, klare signita, je mejlo kaj duono malsupre de la kluzo de Benson. Ĝi estis bona, fidinda landkarto; cetere, la kluzon mi memoris. Mi ĝin jam trapasis dufoje. Kie ni estas? Kio okazis al ni? Mi pensis, ke ĉio estas nur sonĝo kaj ke fakte mi nur dormas en la lito kaj vekiĝos post minuto kaj oni diros al mi, ke estas jam post la deka.

Mi demandis mian kuzinon, ĉu ŝi kredas, ke ĝi estas sonĝo, kaj ŝi respondis, ke ŝi estis faronta al mi la saman demandon; tiam ni ambaŭ demandis al ni, ĉu ni ambaŭ dormas, kaj se jes, kiu vere sonĝas, kaj kiu estas tiu, kiu estas nur sonĝo; tio fariĝis interesa.

Mi tamen daŭre remadis, sed ankoraŭ nenia kluzo videbliĝis, la rivero fariĝis pli kaj pli malhela kaj mistera sub la amasiĝantaj ombroj de la nokto kaj ĉio ŝajnis stranga kaj nenatura. Mi pensis pri koboldoj kaj fantomoj kaj erarlumoj, tiuj malbonaj knabinoj, kiuj sidas vekaj la tutan nokton sur la rokoj kaj logas la homojn en turnakvojn kaj simile; kaj mi bedaŭris, ke mi ne estis pli bona homo kaj ne konas pli da himnoj. Meze de ĉi tiuj pensoj mi aŭdis la benatajn muziksonojn de ”Li ilin surhavas” ludata malbone per akordioneto kaj sciis, ke ni estas savitaj.

Kutime la tonojn de akordiono mi ne admiras; sed, ho! kiel belega tiam al ni ambaŭ ŝajnis la muziko — multe, multe pli bela ol povus soni la voĉo de Orfeo aŭ la liuto de Apolono aŭ io tia. Ĉiela muziko, en nia tiama spiritstato, estus nin nur pli turmentinta. Animtuŝan harmonion, ĝuste ludatan, ni estus interpretintaj kiel demonan averton kaj estus tute malesperiĝintaj. Sed en la sonoj de ”Li ilin surhavas”, spasme eligataj, kun nevolaj variantoj el bruspira akordiono, estis io neordinare homa kaj kuraĝiga.

La ĉarmaj sonoj alproksimiĝis kaj baldaŭ la boato, en kiu ili produktiĝis, alflankiĝis.

Ĝi enhavis grupon de provincaj plebanoj, boate promenantaj sub la lunlumo. (La luno ne montriĝis, sed tio ne estis ilia kulpo). Neniam en la vivo mi vidis pli allogajn, amindajn homojn. Mi salutis ilin kaj demandis, ĉu ili povas diri al ni la vojon al la kluzo de Wallingford; mi klarigis, ke jam de du horoj mi ĝin serĉas.

—La kluzo ĉe Wallingford! — ili respondis. — Dio vin benu, sinjoro. Ĝin oni forigis antaŭ pli ol unu jaro. Ne estas kluzo nun ĉe Wallingford, sinjoro. Vi estas nun proksime de Cleeve.

La diablo min prenu, jen estas sinjoro serĉanta la kluzon ĉe Wallingford, Bill!

Pri tio mi neniam pensis. Mi volis fali sur ilian kolon kaj beni ilin; sed la rivereto fluis tro forte por permesi tion, mi do devis kontentiĝi per nuraj malvarme sonantaj vortoj de dankemo.

Mil fojojn mi dankis ilin kaj diris, ke estas belega nokto, ni deziris al ili bonan vojaĝon kaj mi kredas, ke mi invitis ilin ĉiujn veni pasigi semajnon kun mi, kaj mia kuzino diris, ke ŝia patrino tre ĝojos vidi ilin. Ni kantis la ”Ĥoron de la soldatoj”

el Faŭsto kaj malgraŭ ĉio alvenis hejmen ĝustatempe por la vespermanĝo.

Ĉapitro X

Nia unua nokto — Sub kanvaso — Peto por helpo — Kontraŭemon de tekaseroloj, kiel venki — Vespermanĝo — Kiel senti sin virta — Bezonata estas oportuna, bone drenita, senhoma insulo, prefere en la proksimeco de la Sudpacifika oceano — Stranga travivaĵo de la patro de Georgo — Malkvieta nokto

Harris kaj mi pensis, ke sendube tiel same estas forigita ankaŭ la kluzo ĉe la Bell-akvobariero. Georgo jam trenis nin ĝis Staines kaj de tie la boaton ni trenis mem kaj ŝajnis, ke ni trenas post ni kvindek tunojn kaj marŝis kvardek mejlojn. Estis duono post la sepa, kiam ni trapasis la kluzon, kaj tiam ni ĉiuj enboatiĝis kaj remis tute apud la maldekstra bordo, serĉante lokon por alteriĝo.

Unue ni intencis iri ĝis la insulo Magna Carta, ĉarme bela parto de la rivero, kie ĝi serpentumas en mola, verda valo, por tendumi en unu el la multaj pitoreskaj golfetoj troveblaj ĉirkaŭ tiu eta bordo. Tamen iel ni ne sentis, ke nun ni sopiras al la pitoreska tiom, kiom ni sopiris pli frue en la tago. Tiunokte nin estus kontentiginta akvo inter karboboato kaj gasproduktejo. Ni ne deziris pejzaĝon. Ni deziris manĝi vespermanĝon kaj enlitiĝi. Ni tamen antaŭeniris ĝis la pinto — ”Piknika Pinto” oni ĝin nomas — kaj haltis en tre plaĉa angulo sub granda ulmo, al kies etendiĝantaj radikoj ni ligis la boaton.

Tiam ni pensis, ke ni manĝos la vespermanĝon (ni jam senigis nin de la temanĝo por ŝpari tempon), sed Georgo diris ne; ke prefere unue ni alfiksu la kanvason, antaŭ ol tute mallumiĝos, kaj dum ni povas vidi, kion ni faras. Tiam, li diris, nia tuta laboro estos finita kaj ni povos sidiĝi kun trankvila animo.

La fiksado de tiu kanvaso estis pli malfacila, mi kredas, ol iu el ni atendis. Ĝi ŝajnis simpla en la abstrakto. Oni prenas kvin ferajn arkaĵojn, similajn al grandegaj kroketduonringegoj, fiksas ilin super la boato kaj tiam sternas sur ilin la kanvason kaj sekurigas ĝin; la tuta laboro daŭros plenajn dek minutojn, ni kredis.

Tio estis malĝusta takso.

Ni prenis la duonringegojn kaj lasis ilin fali en la ingojn pretigitajn por ili. Tion vi ne imagas danĝera laboro; tamen nun, rerigardante, mi miras, ke iu el ni ankoraŭ vivas por rakonti, kio okazis. Ne duonringegoj ili estis, ili estis demonoj.

Unue ili tute ne volis fiksiĝi en siaj ingoj kaj ni devis salti sur ilin, piedbati kaj marteli ilin per la hokstango; kiam fine ili eniĝis, ni trovis, ke ili ne estas la ĝustaj duonringegoj por tiuj ingoj kaj ke ili devos do ree eliĝi.

Ili tamen ne volis eliĝi antaŭ ol du el ni jam baraktis kun ili kvin minutojn, kiam ili subite saltis kaj penis ĵeti nin en la akvon kaj dronigi. Ili havis en sia mezo ĉarnirojn, kaj kiam ni forturnis la okulojn, ili nin pinĉis per tiuj ĉarniroj ĉe delikataj partoj de la korpo; dum ni luktis kun unu flanko de la duonringego kaj penis ĝin konsentigi al sia devo, la alia flanko friponule sin ŝovis malantaŭ nin kaj nin frapis sur la kapo.

Fine ni sukcesis fiksi ilin kaj tiam bezonis nur aranĝi la kovrilon super ili. Georgo malvolvis ĝin kaj fiksis unu finaĵon sur la antaŭon de la boato. Harris staris en la mezo por preni ĝin de Georgo kaj ruli ĝin al mi kaj mi restis ĉe la malantaŭo por ĝin ricevi. Pasis longa tempo kaj ĝi ankoraŭ ne venis. Georgo bone faris sian parton, sed por Harris la laboro estis nova kaj li fuŝis ĝin.

Kiel li faris tion, mi ne scias, li ne povis mem klarigi; sed en iu aŭ alia mistera metodo li sukcesis, post dek minutoj de superhoma penado, tute volviĝi en ĝi. Li estis tiel firme ĉirkaŭvolvita kaj enfaldita kaj surkovrita, ke li ne povis eliĝi. Li kompreneble baraktis freneze por la libereco — la naskorajto de ĉiu anglo — kaj tion farante (mi eksciis poste) renversis Georgon; tiam ankaŭ Georgo, blasfemante kontraŭ Harris, komencis barakti kaj ankaŭ li fariĝis ĉirkaŭvolvita kaj kunfaldita.

Pri ĉio ĉi mi sciis nenion tiutempe. La aferon mi ne komprenis mem. Oni ordonis, ke mi restu, kie mi estas, kaj atendu ĝis la kanvaso venos al mi; Montmorency kaj mi staris tie kaj atendis, ambaŭ bonaj kiel oro. Ni povis vidi, ke la kanvaso forte ĵetiĝas kaj skuiĝas, sufiĉe konsiderinde; sed ni supozis, ke tio estas parto de la metodo kaj ne enmiksiĝis.

Ni aŭdis ankaŭ multe da sufokata lingvaĵo veni el sub ĝi kaj ni divenis, ke ili trovas la laboron iom malfacila, kaj konkludis, ke estas preferinde atendi, ĝis la afero fariĝos iom pli simpla, antaŭ ol ni intermiksiĝos.

Ni atendis iom da tempo, sed la afero ŝajnis fariĝi pli kaj pli komplikita, ĝis fine la kapo de Georgo sin tordis eksteren super la flanko de la boato kaj ekparolis.

Ĝi diris:
—He! Donu helpon ĉi tie, vi kukolo, kial vi staras tie kiel pajloŝtopita mumio, kiam vi vidas, ke ni ambaŭ sufokiĝas, vi fuŝkapulo?

Peton por helpo mi neniam povis kontraŭstari, tial mi iris kaj liberigis ilin; ne tro frue, ĉar la vizaĝo de Harris estis jam preskaŭ nigra.

Post tio ni bezonis duonhoron da peniga laboro, antaŭ ol ĝi estis ĝuste fiksita, kaj tiam ni forigis la rubon kaj aperigis la vespermanĝon. La kaserolon ni metis sur la forneton en la antaŭo de la boato kaj foriris al la malantaŭo kaj ŝajnigis, ke ni ignoras ĝin, komencante elpreni la aliajn manĝilarojn.

Sur la rivero tio estas la sola rimedo por boligi kaserolon.

Se ĝi vidas, ke vi atendas ĝin kaj malpaciencias, la akvo neniam eĉ komencos boli. Vi devas foriri kaj komenci la manĝon, kvazaŭ vi tute ne intencus trinki teon. Vi devas eĉ ne rerigardi al ĝi. Tiam vi baldaŭ aŭdos ĝin ŝpruceti kaj freneze deziri, ke oni faru el ĝi teon.

Estas same bona plano, se tempo urĝas, paroli tre laŭte unu al alia pri tio, ke vi ne bezonas teon kaj ne trinkos ĝin. Vi alproksimiĝas al la kaserolo, tiel ke ĝi povas aŭdi vin, kaj tiam vi krias: ”Mi ne volas havi teon; ĉu vi, Georgo?” kaj Georgo rekrias, ”Ho, ne, teon mi ne ŝatas; mi trinkos limonadon anstataŭe — teo estas nedigestebla.” Ĉe, tio, la akvo en la kaserolo ŝpruce bolegas kaj estingas la forneton.

Ni uzis ĉi tiun ruzaĵon kaj la rezulto estis, ke kiam ĉio alia estis preta, la teo jam atendis. Tiam ni bruligis la lanternon kaj sidiĝis por vespermanĝo.

Tiun manĝon ni bezonis.

Dum tridek kvin minutoj neniu sono aŭdeblis tra la longo kaj larĝo de tiu boato, krom la tintado de tranĉilaro kaj fajenco kaj la senĉesa muelado de kvar dentaroj. Ĉe la fino de tridek kvin minutoj Harris diris ”Ha!” kaj formovis la maldekstran kruron de sub si kaj anstataŭe metis tien la dekstran.

Kvin minutojn poste ankaŭ Georgo diris ”Ha!” kaj forĵetis sian teleron sur la bordon; tri minutojn pli poste, Montmorency donis la unuan signon de kontento montritan de li de kiam ni komencis, kaj ruliĝis sur sian flankon kaj disetendis la krurojn; tiam mi diris ”Ha!” kaj klinis la kapon malantaŭen kaj frapis ĝin al unu el la duonringegoj, sed tion mi ne atentis. Mi eĉ ne blasfemis.

Kiel bone oni sentas sin, kiam oni estas sata — kiel kontenta kun si kaj kun la mondo! Tiuj, kiuj provis, diras al mi, ke senmakula konscienco igas vin feliĉa kaj kontenta; tamen la samon plena stomako faras same bone, kaj ĝi estas pli malmultekosta kaj pli facile aranĝebla. Oni sentas sin tiel pardonema kaj malavara post solida kaj bone digestita manĝo, tiel noblanima, tiel bonfarema.

Tre stranga estas ĉi tiu regado de la digestaj organoj super nia menso. Ni ne povas labori, ni ne povas pensi, krom se tion permesas nia stomako. Ĝi potencas super niaj emocioj, niaj pasioj. Post ovo kaj lardo ĝi diras ”Laboru!”. Post bifsteko kaj biero ĝi diras ”Dormu!”. Post taso da teo (du plenkuleroj por ĉiu taso, kaj ne lasu ĝin stari pli ol tri minutojn) ĝi diras al la cerbo ”Nun leviĝu kaj montru vian forton. Estu elokventa, profunda kaj milda; rigardu per klara okulo en la naturon kaj vivon; etendu viajn blankajn flugilojn de tremanta pensado kaj flugu kiel disimila spirito super la kirlanta mondo sub vi, supren, tra longaj vojoj de flamantaj steloj al la pordoj de la eterneco!”.

Post varmaj spongokukoj ĝi diras ”Estu malsprita kaj senanima, kiel besto sur la kampo — sencerba besto kun malvigla okulo, lumigata de neniu radio de fantazio, aŭ espero, aŭ timo, aŭ amo, aŭ vivo.” Post brando, trinkita en sufiĉa kvanto, ĝi diras ”Nun, venu, malsaĝulo, ridetaĉu kaj stumblu, por ke ridu viaj samsortanoj — babiladu malsaĝe, ŝprucigu sensencajn sonojn kaj vidigu, kiel senhelpa naivulo estas la kompatinda homaro, kies sprito kaj volo dronas kiel katidoj en duoncolo da brando”.

Vere, ni estas la plej mizeraj, kompatindaj sklavoj de nia stomako. Ne strebu al moralo kaj virto, miaj amikoj; vigle atentu vian stomakon, kaj ĝin nutru zorge kaj prudente. Tiam virto kaj kontento venos kaj regos en via koro, neserĉite de ia penado via; vi estos bona civitano, ama edzo kaj milda patro — nobla, pia viro.

Antaŭ la vespermanĝo Harris, Georgo kaj mi estis kverelemaj, akraparolaj kaj malbonhumoraj; post la vespermanĝo ni sidis, radiante unu sur la alian, kaj ankaŭ sur la hundon ni radiis. Ni amis nin reciproke, ĉiujn ni amis. Harris, vagante ĉirkaŭe, tretis sur la piedkalon de Georgo. Se tio estus okazinta antaŭ la manĝo, Georgo esprimus esperojn kaj dezirojn rilate al la sorto de Harris en ĉi tiu mondo kaj la transa, kiuj frosttremigus penseman homon.

Anstataŭe li diris: — Atentu, maljuna knabo; estu singarda.

Harris, anstataŭ respondi per siaj plej malagrablaj tonoj, ke oni apenaŭ povas ne treti sur iun parton de la piedo de Georgo, se oni devas sin okupi ie en la distanco de dek metroj de tie, kie sidas Georgo, sugestante, ke mezgrandan boaton Georgo, kun piedoj tiel longaj, neniam rajtas eniri, kaj konsilante, ke li pendigu ilin trans la boatrando, kiel li certe estus farinta antaŭ la manĝo, nun diris: — Ho, mi tre bedaŭras, maljuna knabo; mi esperas, ke mi vin ne dolorigis.

Georgo diris: ”Tute ne”; ke lia estas la kulpo; Harris diris, ke ne, estis lia.

Estis bele aŭskulti ilin.

Ni bruligis niajn pipojn, sidis, rigardis la kvietan nokton kaj interbabilis.

Georgo diris, kial ni ne restu ĉiam ĉi tiel — for de la mondo kun ĝiaj pekoj kaj tento, vivante sobran, trankvilan vivon kaj bonfarante. Mi diris, ke ion tian mi ofte sopiris mem; ni diskutis la eblecon de tio, ke ni kvar foriru al iu oportuna, bone ekipita senhoma insulo, kaj loĝu tie en la arbaretoj.

Harris diris, ke la danĝero de senhomaj insuloj, kiel li aŭdis, estas, ke ili estas tre malsekaj; Georgo diris, ke ne, se ili estas taŭge drenitaj.

Tiam ni ekparolis pri dreniloj, kaj tio memorigis Georgon pri rimarkinda travivaĵo spertita de lia patro. Li diris, ke lia patro iam vojaĝis kun alia viro tra Kimrujo, kaj iun nokton ili haltis en malgranda gastejo, kie estis aliaj viroj, ili aliĝis al la aliaj viroj kaj kun ili pasigis la vesperon.

Tre gajan vesperon ili pasigis, ĝis tre malfrue, kaj kiam ili estis pretaj enlitiĝi, ankaŭ ili (ĉi tio okazis, kiam la patro de Georgo estis tre juna viro) estis iomete gajaj. Ili (la patro de Georgo kaj la amiko de la patro de Georgo) devis dormi en la sama ĉambro, sed en apartaj litoj. Ili prenis la kandelon kaj supreniris. Kiam ili atingis la ĉambron, la kandelo falis kontraŭ la muron kaj estingiĝis kaj ili devis senvestis sin kaj palpi al si vojon al la lito en mallumo. Tion ili faris; tamen, anstataŭ iri en apartajn litojn, kiel ili kredis, ke ili faras, ili ambaŭ grimpis en la saman liton sen scii tion — unu eniris kun la kapo ĉe la supro, dum la alia enrampis de la kontraŭa flanko de la kompaso kaj kuŝis kun la piedoj sur la kapkuseno.

Dum momento estis silento kaj tiam la patro de Georgo diris:
—Joe!

—Kio estas, Tom? — respondis la voĉo de Joe de la alia flanko de la lito.

—Vidu, estas viro en mia lito, — diris la patro de Georgo; — jen liaj piedoj sur mia kapkuseno.

—Nu, estas rimarkinde, Tom, — respondis la alia; — sed mi estu benita, se ne estas viro ankaŭ en mia lito!

—Kion vi intencas fari? — demandis la patro de Georgo.

—Nu, mi intencas lin elĵeti, — respondis Joe.

—Ankaŭ mi, — respondis la patro de Georgo kuraĝe.

Sekvis mallonga lukto, poste aŭdiĝis du pezaj frapoj sur la planko kaj tiam iom malgaja voĉo diris:
—Aŭdu, Tom!

—Jes!

—Kian sukceson vi havis?

—Nu, por diri la veron, mia viro elĵetis min.

—Ankaŭ mia! Aŭdu, mi ne havas bonan opinion pri ĉi tiu gastejo, ĉu vi?

—Kiel nomiĝis tiu gastejo? — diris Harris.

—”La porko kaj fajfilo” — diris Georgo. — Kial?

—Ho ne, ĝi do ne estas la sama, — respondis Harris.

—Kion vi volas diri? — demandis Georgo.

—Nu, estas strange, — murmuretis Harris, tamen ĝuste la samo foje okazis al mia patro en kampara gastejo. Mi ofte aŭdis lin rakonti la historion. Mi pensis, ke eble estis la sama gastejo.

Tiun nokton ni retiriĝis por dormi je la deka kaj mi kredis ke, estante laca, mi dormos bone; sed ne. Kutime mi senvestiĝas kaj metas la kapon sur la kuseno kaj poste iu brubatas sur mian pordon kaj diras, ke estas duono post la oka; sed en ĉi tiu nokto ŝajnis, ke ĉio kontraŭas; la noveco de la tuta afero, la malmoleco de la boato, la kunpremita pozicio (mi kuŝis kun la piedoj sub unu benko kaj la kapo sur alia), la sono de la plaŭdanta akvo ĉirkaŭ la boato kaj la vento inter la branĉoj, ĉio igis min senripoza kaj maltrankvila.

Kelkajn horojn mi dormis kaj tiam iu parto de la boato, kiu ŝajne elkreskis en la nokto — ĉar tie ĝi certe ne estis, kiam ni ekiris, kaj antaŭ la mateno ĝi jam malaperis — pikadis mian spinon. Malgraŭ tio mi dormis iom da tempo, sonĝante, ke mi glutis oran moneron, kaj ke oni tranĉas al mi truon en la dorso per borileto por provi ĝin elpreni. Tion mi opiniis tre malĝentila ili aparte kaj mi diris, ke mi ŝuldos al ili la monon kaj ke ili ĝin ricevos je la fino de la monato. Sed pri tio ili ne volis aŭdi kaj diris, ke ili prefere havus ĝin nun, ĉar alie la procento tre amasiĝus. Post kelka tempo mi koleriĝis al ili kaj diris mian opinion pri ili, kaj tiam ili tiel dolorige tordis la borileton, ke mi vekiĝis.

La boato ŝajnis sufoka kaj mia kapo doloris; mi tial decidis promeni en la freŝa nokta aero. Mi surmetis la vestojn, kiujn mi povis trovi — kelkajn miajn, kelkajn de Georgo kaj de Harris — kaj rampis sub la kanvason kaj sur la bordon.

Estis grandioza nokto. La luno jam malleviĝis kaj lasis la kvietan teron sola kun la steloj. Ŝajnis, ke en la silento kaj trankvilo, dum ni, ĝiaj infanoj dormis, ili interparolas kun ĝi, sia fratino — interparolas pri potencaj misteroj per voĉoj tro vastaj kaj profundaj por ebligi al infanaj homaj oreloj kapti la sonon.

Ili estigas en ni solenan respektegon, ĉi tiuj strangaj steloj, tiel malvarmaj, tiel klaraj. Ni estas kiel infanoj, kies malgrandaj piedoj erarvagis en malhele lumigatan templon de la dio, kiun adori oni instruis al ili, sed kiun ili ne konas; starante tie, kie la eĥanta kupolo etendiĝas trans la longa perspektivo de la ombra lumo, ni rigardas supren, duone esperante, duone timante, ke ni vidos teruran vizion ŝvebanta tie.

La nokto tamen ŝajnas plena de konsolo kaj forto. Je ĝia granda ĉeesto forrampas hontigitaj niaj malgrandaj malĝojoj.

La pasinta tago estis plena de ĉagreno kaj zorgo kaj nia koro plena de malbonaj kaj amaraj pensoj, la mondo ŝajnis severa kaj maljusta al ni. Tiam la nokto, simile al granda amoplena patrino, milde metas la manon sur nian febran kapon, levas nian larmomakulitan vizaĝon al sia, ridetas, kaj kvankam ĝi ne parolas, ni scias, kion ĝi volas diri, ĝi metas nian varman ruĝiĝintan vangon al sia sino kaj la doloro jam estas for.

Kelkfoje nia doloro estas tre profunda kaj reala kaj ni staras antaŭ ĝi tre silentaj, ĉar ne estas lingvo por nia doloro, nur ĝemo. La koro de la nokto estas plena de kompato por ni; ĝi ne povas kvietigi nian doloron; ĝi prenas nian manon en sian, la eta mondo sub ni fariĝas tre malgranda kaj tre fora kaj portata sur ĝiaj mallumaj flugiloj, ni sentas dum momento pli grandan ĉeeston ol ĝian, kaj en la mirinda lumo de tiu granda ĉeesto la tuta homa vivo kuŝas antaŭ ni kiel libro kaj ni scias, ke Doloro kaj Malĝojo estas nur la anĝeloj de Dio.

Nur tiuj, kiuj jam portis la kronon de suferado, povas vidi tiun mirindan lumon; reveninte, ili ne rajtas paroli pri ĝi, nek paroli pri la mistero, kiun ili konas.

Iam rajdis kelkaj bravaj kavaliroj tra nekonata lando kaj ilia vojo estis apud profunda arbaro, kie la interimplikitaj rozujoj kreskis densaj kaj fortaj kaj ŝiris la karnon de tiuj, kiuj tien devojiĝis. La folioj de la arboj, kiuj kreskis en la arbaro, estis tre malhelaj kaj dikaj, tiel ke neniu lumradio trapasis la branĉojn por malpliigi la mallumon kaj malĝojon.

Preterpasante tiun malluman arbaron unu el la rajdantaj kavaliroj devojiris de siaj kunuloj, vagis malproksimen kaj ne rekuniĝis survoje kun ili; ili, dolore bedaŭrante, rajdis antaŭen sen li, funebrante pri li kiel pri mortinto.

Atinginte la belan kastelon, al kiu ili vojaĝis, ili restis tie multajn tagojn kaj bone amuziĝis; iun nokton, dum ili sidis en gaja komforto ĉirkaŭ la ŝtipoj brulantaj en la granda salonego kaj ŝate trinkis sian trinkaĵon, eniris la perdiĝinta kamarado kaj salutis ilin. Liaj vestoj estis ŝiritaj kiel vestoj de almozulo kaj multe da kompatindaj vundoj estis sur lia dolĉa karno, sed sur lia vizaĝo radiis granda brilo de profunda ĝojo.

Ili pridemandis lin, demandante, kio okazis al li: kaj li rakontis al ili, kiel li perdis la vojon en la malluma arbaro kaj vagadis multajn tagojn kaj noktojn, ĝis kiam, ŝirita kaj sanganta, li sin sternis sur la tero por morti.

—Tiam, kiam li estis tute proksima al morto, jen! tra la sovaĝa mallumo venis al li majesta junulino, kiu lin prenis per la mano kaj kondukis laŭ malrektaj vojetoj, nekonataj al homo, ĝis kiam sur la mallumon de la arbaro brilis tia lumo, al kiu la lumo de la tago similis nur kiel lampeto similas al la suno; en tiu mirinda lumo nia vojlaca kavaliro vidis kiel en sonĝo vizion, kaj tiel glora, tiel bela ŝajnis la vizio, ke li ne pensis plu pri siaj sangantaj vundoj, sed staris, kiel homo ensorĉita, kies ĝojo estas profunda kiel la maro, kies profundon neniu povas koni.

La vizio malaperis kaj la kavaliro, surgenue sur la tero, dankis la bonan sanktulon, kiu lin devojigis en tiun malbonan arbaron, ĉar pro tio li estis vidinta la vizion tie kaŝitan.

La nomo de la malluma arbaro estis Malĝojo; sed pri la vizio, kiun la bona kavaliro vidis tie, ni rajtas nek paroli nek rakonti.

Ĉapitro XI

Kiel Georgo iam leviĝis frue en la mateno — Al Georgo, Harris, kaj Montmorency ne plaĉas la vido de malvarma akvo — Heroeco kaj decidemo flanke de J. — Georgo kaj lia ĉemizo:
historio kun moralaĵo — Harris kiel kuiristo — Historia rerigardo, speciale enmetita por la uzo de lernejoj

La sekvantan matenon mi vekiĝis je la sesa kaj trovis, ke ankaŭ Georgo vekiĝis. Ni ambaŭ turnis nin kaj penis reekdormi, sed ni ne povis. Se ekzistus speciala cirkonstanco, pro kiu ni devus ne reekdormi, sed tuj leviĝi kaj vesti nin, ni dormus jam dum ni rigardas nian poŝhorloĝon kaj daŭrigus dormi ĝis la deka. Ĉar ne estis ia ajn kaŭzo deviganta nin leviĝi dum pliaj du horoj minimume, kaj ĉar leviĝi je tiu horo estas plena absurdaĵo, estis nur en akordo kun la natura kontraŭemo de aferoj ĝenerale, ke ni ambaŭ sentis, ke kuŝi pliajn kvin minutojn nin mortigus.

Georgo diris, ke io simila, sed pli malbona, okazis al li antaŭ ĉirkaŭ dek ok monatoj, kiam li loĝis sola en la domo de iu sinjorino Gippings. Li diris, ke iun vesperon lia poŝhorlogo malfunkciiĝis kaj haltis je kvarono post la oka. Tiam li tion ne sciis, ĉar pro iu aŭ alia kaŭzo li forgesis ĝin tiri antaŭ ol li enlitiĝis (nekutima okazaĵo ĉe Georgo), kaj pendigis ĝin super sia kapkuseno sen kontroli ĝin.

Tio okazis en vintro, tre proksime al la plej mallonga tago, kaj krome dum nebula semajno. Tio do, ke estis ankoraŭ tre mallume, kiam Georgo vekiĝis, donis al li neniun indikon pri la horo. Li etendis la manon kaj tiris suben la poŝhorloĝon.

Estis kvarono post la oka.

—Anĝeloj kaj gracdonantoj nin defendu! —kriis Georgo; — kaj mi devas esti en la urbo je la naŭa. Kial neniu min vekis?

Ho, tio estas hontinda! — Li deĵetis la poŝhorloĝon, elsaltis el la lito, banis sin per malvarma akvo, lavis kaj vestis sin kaj sin razis per malvarma akvo, ĉar li ne havis sufiĉe da tempo por atendi la varman, kaj poste kuregis denove rigardi la poŝhorloĝon.

Ĉu ĝin funkciigis la skuado, kiun ĝi ricevis, kiam ĝi estis ĵetita sur la liton, aŭ kiel ajn tio okazis, Georgo ne povis diri, sed estis certe, ke de kvarono post la oka ĝi jam komencis iri kaj nun montris dudek minutojn antaŭ la naŭa.

Georgo prenis ĝin kaj kuregis malsupren. En la tagĉambro estis tute mallume kaj silente: ne estis fajro, ne estis matenmanĝo. Georgo diris, ke tio estas hontinda flanke de sinjorino Gippings kaj li nepre intencis diri sian opinion pri ŝi, kiam li revenos en la vespero. Tiam li rapidege surmetis la palton kaj ĉapelon, prenis la ombrelon kaj kuris al la fronta pordo.

La pordo eĉ ne estis malriglita. Blasfemante pri sinjorino Gippings kiel mallaborema maljunulino, kaj opiniante tre strange, ke homoj ne povas leviĝi je deca, respektinda horo, Georgo malŝlosis kaj malriglis la pordon kaj kuris eksteren.

Li kuregis kvaronmejlon kaj ĉe la fino de tiu distanco eniris lian menson la penso, ke estas strange kaj kurioze, ke troviĝas sur la stratoj tiel malmulte da homoj kaj ke nenie la butikoj estas malfermitaj. Estis malluma kaj nebula mateno, tamen ĉesigi pro tio ĉiun komercadon ŝajnis nekutima ago. Li devas iri al la oficejo: kun kiu rajto la aliaj restas en la lito, nur ĉar estas mallume kaj nebule?

Fine li atingis Holborn. Neniu fenestrokovrilo estis deprenita! neniu omnibuso videbla! Vidiĝis tri viroj, de kiuj unu estis policano; vendeja ĉaro plena de brasikoj kaj kadukaspekta fiakro. Georgo eltiris la poŝhorloĝon kaj ĝin rigardis:
estis kvin minutoj antaŭ la naŭa! Li staris senmove kaj kalkulis sian pulsbatadon. Li klinis sin antaŭen kaj palpis siajn krurojn. Tiam, kun la poŝhorloĝo ankoraŭ en la mano, li iris al la policano kaj demandis, ĉu li scias, kioma horo estas.

—Kioma horo estas? — diris la viro, okulante Georgon de supre malsupren kun evidenta suspektemo; — nu, se vi aŭskultos, vi aŭdos la horloĝon soni.

Georgo aŭskultis kaj proksima horloĝo tuj komplezis.

—Sed ĝi sonis nur trifoje! — diris Georgo en ofendita tono, kiam ĝi finis.

—Nu, kaj kiomfoje vi volas, ke ĝi sonu? — respondis la policano.

—Nu, naŭfoje, — diris Georgo, montrante la poŝhorloĝon.

—Ĉu vi scias, kie vi loĝas ? severe diris la gardisto de la publika ordo.

Georgo iom pensis kaj donis la adreson.

—Ho! tie vi loĝas, ĉu? — respondis la viro; — nu, prenu mian konsilon kaj iru tien kviete kaj kunprenu tiun poŝhorloĝon vian; for kun ĉio ĉi!

Meditante, Georgo reiris kaj eniris la domon.

Unue, kiam li eniris, li intencis senvesti sin kaj reenlitiĝi; sed pensante pri la revestiĝo kaj la relaviĝo, kaj pri tio, ke li devos denove bani sin, li decidis, ke ne, sed ke li dormos, sidante en la brakseĝo.

Sed li ne povis reekdormi: neniam en la vivo li sentis sin pli veka; tial li bruligis lampon kaj prenis ŝaktabulon, kaj ludis ŝakludon kun si mem. Sed eĉ tio ne vigligis lin: ĝi iel ŝajnis teda, tial li rezignis la ŝakludadon kaj penis legi. Ankaŭ pri legado li ŝajne ne povis interesiĝi, tial li resurmetis la palton kaj eliris promeni.

Estis terure solece kaj malgaje kaj ĉiuj policanoj, kiujn li renkontis, lin rigardis kun senkaŝa suspektemo kaj direktis sur lin siajn lanternojn kaj sekvis lin, kien ajn li iris, kaj tio tiel efikis sur lin, ke fine li sentis, kvazaŭ li estus farinta krimon kaj li komencis ŝteliri en flankvojojn por kaŝi sin en mallumaj pordejoj ĉiufoje kiam li aŭdis, ke regulaj paŝoj proksimiĝas.

Tiu sinteno kompreneble igis la policanojn pli suspektemaj ol antaŭe, ili venis kaj elpelis lin kaj demandis, kion li faras tie; kiam li respondis ”Nenion”, ke li nur eliris promeni (estis tiam la kvara matene), ili aspektis kvazaŭ ili ne kredus al li kaj du neuniformitaj policanoj iris kun li al la loĝejo por scii, ĉu vere li loĝas tie, kiel li diris. Ili vidis lin eniri per sia ŝlosilo kaj poste ili postenis kontraŭ la domo kaj ĝin observis.

Enirinte, li decidis bruligi fajron kaj pretigi por si matenmanĝon, nur por pasigi la tempon; sed ŝajne li ne povis preni ion en la manon, plenkarbujon da karbo aŭ kulereton, sen lasi ilin fali, aŭ ne stumbli pro io kaj li morte timis, ke per tia bruo li vekos sinjorinon Gippings, ke ŝi kredos, ke venis ŝtelistoj kaj malfermos la fenestron kaj krios ”Polico!” kaj tiam tiuj du detektivoj enkuregos kaj katenos liajn manojn kaj marŝigos lin al la policejo.

Jam li fariĝis malsane nervoza kaj li imagis sian juĝadon kaj siajn penojn klarigi la cirkonstancojn al la asizo, kiu ne kredas al li, la kondamnon al dudekjara puna servado kaj sian patrinon mortantan pro rompita koro. Li do ĉesis klopodi pri la matenmanĝo, volvis ĉirkaŭ sin la palton kaj sidis en la brakseĝo, ĝis sinjorino Gippings alvenis je duono post la sepa.

Li diris, ke de tiu mateno li neniam plu leviĝis tro frue: tio estis por li granda averto.

Ni sidis ĉirkaŭvolvitaj per niaj lankovriloj, dum Georgo rakontis al mi ĉi tiun veran historion, kaj kiam li finis, mi komencis veki Harris per remilo. La tria puŝo lin vekis: kaj li sin turnis kaj diris, ke li malsupreniros post minuto kaj ke li volas havi siajn laĉbotojn. Ni tamen baldaŭ informis lin helpe de la alkroĉilo, kie li estas, kaj li subite rektiĝis kaj ĵetis tra la boato Montmorency, kiu dormis la dormon de la justulo meze sur lia brusto.

Tiam ni levis la kanvason, kaj ĉiuj kvar ŝovis la kapon super la boatrandon, rigardis la akvon kaj frostotremis. Nia intenco en la antaŭa nokto estis, ke ni leviĝos frue en la mateno, forĵetos niajn lankovrilojn kaj ŝalojn kaj, forŝovinte la kanvason, nin ĵetos kun ĝojokrio en la akvon kaj plezuros en longa dolĉega naĝo. Nun, kiam la mateno jam venis, la ideo iel ŝajnis malpli alloga. La akvo aspektis malseka kaj frosta: la vento sentiĝis malvarma.

—Nu, kiu eniros unua? — fine Harris demandis.

Estis neniu kurego por antaŭeco. Koncerne sin, Georgo solvis la problemon, retiriĝante en la boaton kaj surmetante ŝtrumpetojn. Montmorency senvole eligis ululon, kvazaŭ la nura penso pri la afero estus lin terurinta; Harris diris, ke estas tre malfacile reveni en la boaton, kaj iris serĉi sian pantalonon.

Al mi ne tute plaĉis tiel cedi, kvankam mi ne emis ensalti.

Mi pensis, ke tie eble troviĝas subakvaj rokoj aŭ kreskaĵoj. Mi intencis kompromise iri al la rando de la rivero kaj nur ĵeti sur min akvon; tial mi prenis viŝtukon, rampis sur la bordon kaj zorge pluen sur branĉon de arbo, kiu kliniĝis al la akvo.

Estis tre malvarme. La vento tranĉis kiel tranĉilo. Mi pensis, ke tamen mi ne ĵetos sur min akvon. Mi reiros en la boaton kaj vestos min; mi min turnis por tion fari; kiam mi min turnis, la malseka branĉo rompiĝis kaj mi kaj la viŝtuko kune enakviĝis kun granda plaŭdego kaj mi min trovis meze de la rivero kun kvin litroj da Tamizakvo en mia interno, antaŭ ol mi sciis, kio okazis.

—Je Jovo! maljuna J. eniris, — mi aŭdis Harris diri, kiam mi alvenis spiregante al la supro. — Mi ne kredis, ke por tio li havos sufiĉe da kuraĝo. Ĉu vi?

—Ĉu estas agrable? — kriis Georgo.

—Belege, — mi ŝprucetis responde — Vi estas malsaĝaj, se vi ne eniras. Tion mi ne estus preterlasinta por tuta mondo.

Kial vi ne provas? Necesas nur iom da decidemo.

Sed mi ne sukcesis persvadi ilin.

Sufiĉe amuza afero okazis tiun matenon dum la vestado.

Mi estis tre malvarma, kiam mi revenis en la boaton, kaj rapidante surmeti ĉemizon, mi senintence ĵetis ĝin en la akvon.

Tio min ege furiozigis, precipe ĉar Georgo ekridegis. Ion ridigan mi ne povis vidi kaj tion diris al Georgo kaj li ridis ankoraŭ pli. Mi neniam vidis viron tiom ridanta. Fine mi koleriĝis al li kaj atentigis, kia sensenca frenezulo kaj sencerba idioto li estas; sed li ridegis eĉ pli laŭte. Savinte la ĉemizon mi rimarkis, ke ĝi tute ne estas mia ĉemizo, sed ĉemizo de Georgo, kiun mi erare prenis por mia; je tio la ridindo de la afero la unuan fojon frapis min kaj mi ekridis. Ju pli mi rigardis al la malseka ĉemizo de Georgo kaj al Georgo rideganta, des pli mi amuziĝis, kaj mi tiel ridis, ke mi faligis la ĉemizon ankoraŭfoje en la akvon.

—Ĉu vi... vi ... ne intencas ĝin eltiri? — diris Georgo inter siaj ridkrioj.

Dum iom da tempo mi tiom ridis, kie mi tute ne povis respondi, sed fine inter miaj krioj mi sukcesis eligi:
—Ĝi ne estas mia ĉemizo — ĝi estas via!

Mi neniam antaŭe en la tuta vivo vidis la mienon de homo ŝanĝiĝi tiel subite de ĝoja al severa.

—Kio! — li kriegis, salte leviĝante. — Vi malsaĝa kukolo!

Kial vi ne pli atentas, kion vi faras? Kial, je diablo, vi ne iras vesti vin sur la bordo? Vi ne taŭgas por loĝi en boato, ne. Donu al mi la alkroĉilon.

Mi penis igi lin rimarki la ridindon de la afero, sed li ne povis. Georgo kelkfoje malrapidege komprenas ŝercon.

Harris proponis, ke ni havu kirle kuiritajn ovojn por matenmanĝo. Li diris, ke li kuiros ilin. Ŝajnis, laŭ lia rakonto, ke li estas tre sperta pri preparado de kirle kuiritaj ovoj. Li ofte faras ilin ĉe piknikoj kaj kiam li estas sur la maro en jaĥtoj. Li eĉ fariĝis fama pro ili. Homoj unufoje gustintaj liajn kirle kuiritajn ovojn, tiel ni komprenis el liaj vortoj, poste neniam deziras alian manĝon, sed malfortikiĝas kaj mortas, se ili ne povas ricevi ilin.

Dum ni aŭskultis lin tiel parolanta pri ili, dolĉe ŝmiriĝis niaj lipoj kaj ni portis al li la forneton kaj la paton kaj ĉiujn ovojn, kiuj ne frakasiĝis kaj invadis ĉion en la korbego, kaj petis lin komenci.

Li faris al si iom da peno rompante la ovojn — aŭ pli ĝuste ne tiom da peno ilin rompante, kiel ilin metante en la paton, kiam ili estis rompitaj, ilin fortenante de sia pantalono kaj malhelpante, ke ili kuru en lian manikon; tamen fine li sukcesis meti seson da ili en la paton kaj tiam li kaŭris flanke de la forneto kaj ŝovadis ilin per forko.

Tio ŝajnis turmenta laboro, kiel povis juĝi Georgo kaj mi.

Ĉiufoje kiam li proksimiĝis al la pato, li sin bruligis kaj lasis ĉion fali kaj dancis ĉirkaŭ la forneto svingante la fingrojn kaj malbenante. Fakte, ĉiufoje kiam Georgo kaj mi rigardis al li, ni trovis lin tiel aganta. Unue ni kredis, ke tio estas necesa parto de la kuira aranĝo.

Ni ne sciis, kio estas kirle kuiritaj ovoj, kaj ni imagis, ke tio sendube estas ia ruĝindiana aŭ sandviĉinsula manĝo, kiu por la ĝusta kuiro bezonas dancojn kaj sorĉkantojn. Unufoje Montmorency metis la nazon super tion, la graso ŝprucetis kaj lin brogis, kaj tiam li komencis danci kaj malbeni. Entute ĝi estis unu el la plej interesaj kaj ekscitaj laboroj, kiujn mi iam vidis. Georgo kaj mi fakte malĝojis, kiam ĝi finiĝis.

La rezulto ne estis tute la sukceso, kiun Harris atendis. La produktaĵo ŝajnis tre malgranda post tiom da peno. Ses ovoj eniris la paton kaj eliris nur plenkulereto da bruligita kaj malbonguste aspektanta miksaĵo.

Harris diris, ke kulpas la pato kaj kredis, ke la afero estus pli sukcesa, se ni havus fiŝkuirilon kaj gasfornon; ni decidis, ke antaŭ ol ni havos ĉe ni tiujn mastrumilojn, ni ne provos tiun manĝaĵon.

La suno jam fariĝis pli forta, kiam ni finis la matenmanĝon, la vento ĉesis blovi kaj la mateno estis tiel bela, kiel oni povus deziri. Ne estis videbla multo, kio memorigus nin pri la deknaŭa jarcento; rigardante laŭlonge de la rivero en la matena sunbrilo, ni preskaŭ povis imagi, ke la jarcentoj inter ni kaj tiu ĉiamfama junia mateno en 1215 forŝoviĝis, kaj ke ni, filoj de anglaj bienetuloj, vestitaj en hejmteksita drapo, kun ponardo ĉe la zono, atendas tie por rigardi la subskribon de tiu grandioza paĝo de la historio, kies signifon kvarcent kaj kelkajn jarojn poste tradukis por la popolo iu Oliver Cromwell, kiu estis ĝin profunde studinta.

Estas bela somera mateno, — sunplena, milda, kaj kvieta.

Tamen tra la aero kuras la vibrado de alproksimiĝantaj taskoj. Reĝo Johano dormis en Duncroft House, kaj la tutan antaŭan tagon en la urbeto Staines eĥis la tintego de armitaj viroj kaj klakado de grandaj ĉevaloj sur ĝiaj malglataj ŝtonoj, la krioj de kapitanoj, la minacaj blasfemoj, malafablaj ŝercoj de barbhavaj pafarkistoj, halebardistoj, pikarmilistoj kaj fremdaj lancistoj parolantaj stranglingve.

Jam rajde eniris gaje vestitaj rotoj de kavaliroj kaj eskviroj, tute malpuraj de la vojaĝo kaj polvokovritaj. La tutan vesperon la pordoj de la timemaj urbanoj devis esti rapide malfermataj por enlasi arojn de krudaj soldatoj, por kiuj oni devis trovi loĝejon kaj manĝon, kaj la plej bonan de ambaŭ, alikaze ve al la domo kaj ĉiuj domanoj; ĉar la glavo estas la juĝisto kaj ankaŭ la asizo, plendinto kaj ekzekutisto en ĉi tiu tumulta tempo, kaj pagas por tio, kion ĝi prenas, per la ŝparado de la vivo al tiuj, de kiuj ĝi prenas, se tio plaĉus al ĝi.

Ĉirkaŭ la tendeja fajro sur la vendoplaco kolektiĝas ankoraŭ pli da soldatoj de la baronoj, manĝegas kaj drinkegas, brukrias gajajn trinkkantojn kaj vetludas kaj kverelas, dum la vespero forpasas kaj profundiĝas en nokton. La fajrolumo ĵetas strangajn ombrojn sur iliajn amasiĝintajn armilojn kaj sur iliajn krudajn figurojn. La urbaj infanoj ŝtele proksimiĝas por rigardi ilin, miregante; ridantaj dikmuskolaj kampulinoj proksimiĝas por interŝanĝi trinkejajn ŝercojn kaj mokparolojn kun la arogantaj rajdsoldatoj tiel malsimilaj al la vilaĝaj junuloj, kiuj, nun malestimataj, staras aparte malantaŭe, kun stultaj ridetoj sur la larĝaj gapantaj vizaĝoj. El la ĉirkaŭaj kampoj briletas la palaj lumoj de pli malproksimaj tendejoj, ĉar ĉi tie troviĝas la kolektiĝinta sekvantaro de iu granda nobelo, kaj tie ŝvebas la dungitaj francaj soldatoj de la perfida Johano, similaj al kaŭrantaj lupoj ekster la urbo.

Kun gardostaranto sur ĉiu malluma strato kaj trembrilantaj bivakfajroj sur ĉiu altaĵo ĉirkaŭe, la nokto jam forpasis kaj super ĉi tiu bela valo de la maljuna Tamizo komenciĝas la mateno de la granda tago, kiu finiĝos graveda per la sorto de epokoj ankoraŭ nenaskitaj.

Jam de la griza tagiĝo sur la plej suba el la du insuloj, iom super la loko, kie ni staras, estis granda kriado kaj bruado de multaj laboristoj. Oni starigas la grandan pavilonon alportitan hieraŭ vespere kaj ĉarpentistoj diligente najlas vicojn da benkoj en la ĉeesto de la lernoknaboj el Londono, kun multkoloraj ŝtofoj kaj silkoj kaj drapoj el oro kaj arĝento.

Nun, jen! de sur la vojo serpentumanta laŭ la riverbordo ĉe Staines venas al ni, ridante kaj interparolante per sonora gorĝa baso, deko da fortegaj halebardistoj — partianoj de la baronoj ili estas — kaj haltas je cent kelk metroj super ni, sur la kontraŭa bordo, apogas sin sur siajn armilojn kaj atendas.

Tiel, de horo al horo, marŝas antaŭen sur la vojo ĉiam novaj aroj kaj bandoj de armitaj viroj, kies kaskoj kaj brustkirasoj rebrilas la longajn malaltajn liniojn de la matena sunlumo, ĝis, tiel malproksime, kiel povas atingi la okulo, la vojo ŝajnas densa de brilanta ŝtalo kaj saltetantaj ĉevaloj. Kriantaj rajdistoj galopas de aro al aro, malgrandaj standardoj flirtas malvigle en la varma venteto, de tempo al tempo la movado pliiĝas, jam la vicoj ambaŭflanke cedas lokon kaj iu granda barono sur sia militĉevalo, kun sia gvardio de eskviroj ĉirkaŭ si, pasas antaŭen por posteni fronte de siaj servutuloj kaj vasaloj.

Sur la deklivoj de la Cooper-monteto, ĝuste kontraŭe, kolektiĝas la mirantaj kamparanoj kaj scivolemaj urbanoj, kiuj kuris el Staines, kaj neniu scias certe, pri kio temas la dismovado, sed ĉiu havas malsaman rakonton pri la granda evento, por kiu ili venis; kelkaj diras, ke multe da bono por la tuta popolo venos el la hodiaŭa laboro, sed la maljunuloj skuas la kapon, ĉar tiajn historiojn ili aŭdis jam antaŭe.

La tuta rivero ĝis Staines estas punktita de malgrandaj barkoj kaj boatoj kaj etaj korakloj — tiuj lastaj jam elmodiĝas kaj estas uzataj nur de la malriĉuloj. Trans la rapidfluejon, kie en postaj jaroj staros la plaĉaspekta kluzo de la Bell-akvobariero, ilin perforte tiris aŭ trenis iliaj fortikaj remantoj, kaj nun ili amasiĝas tiel proksime, kiel ili kuraĝas al la grandaj kovritaj boatoj, kiuj kuŝas pretaj por porti reĝon Johanon tien, kie la sortoplena Ĉarto atendas lian subskribon.

Estas tagmezo kaj ni kaj la tuta popolo jam atendis pacience multajn horojn, famo disbruiĝis, ke la elturniĝema Johano ankoraŭ unu fojon sin savis el la manoj de la baronoj kaj elŝteliĝis el Duncroft House, sekvata de siaj dungitoj, kaj baldaŭ faros alian laboron anstataŭ subskribi ĉarton por la libereco de sia popolo.

Ne tiel! Ĉifoje lin tenis fera preno kaj vane li turniĝis kaj tordiĝis. Malproksime sur la vojo leviĝas malgranda nubo de polvo kaj ĝi alproksimiĝas kaj pligrandiĝas, la batetado de multaj hufoj fariĝas pli laŭta kaj tra la disaj aroj de la haltigitaj viroj trapuŝiĝas antaŭen brilanta kavalkado de gaje vestitaj nobeloj kaj kavaliroj. Antaŭe kaj malantaŭe kaj ambaŭflanke rajdas la bienetuloj de la baronoj kaj en la mezo estas reĝo Johano.

Li rajdas tien, kie kuŝas la boatoj tute pretaj, kaj la grandaj baronoj elpaŝas el siaj vicoj por lin renkonti. Li salutas ilin per rideto kaj rido kaj afablaj mielaj vortoj, kvazaŭ tio estus festeno je lia honoro, al kiu oni invitis lin. Tamen, rektiĝante por deiri, li ĵetas rapidan rigardon de siaj francaj dungitoj vicigitaj malantaŭe al la minacaj vicoj de la homoj de la baronoj, kiuj lin ĉirkaŭbaras.

Ĉu estas jam tro malfrue? Unu furiozan baton al la nenion suspektanta rajdisto ĉe lia flanko, unu elkrion al liaj francaj militistoj, unu ĝismortan atakon kontraŭ la neatendantaj vicoj antaŭ li, kaj ĉi tiuj ribelantaj baronoj eble pripentus la tagon, kiam ili kuraĝis malhelpi liajn planojn! Pli kuraĝa mano eĉ tiam estus aliiginta la ludon. Se estus tie ia Rikardo! la kaliklo de libereco eble estus deĵetita de la lipoj de Anglujo, kaj la gusto de libereco fortenita cent jarojn.

Sed la kuraĝo de reĝo Johano forvelkis antaŭ la severaj vizaĝoj de la anglaj militistoj, la brako de reĝo Johano refalas sur la kondukilojn kaj li deiras kaj sidiĝas en la plej antaŭa boato. La baronoj postsekvas, ĉiu kun la kirasita mano sur glavtenilo, kaj oni donas la ordonon ekiri.

Malrapide la pezaj, gaje ornamitaj boatoj forlasas la bordon ĉe Runningmede. Malrapide kontraŭ la rapida fluo ili pene tralaboras al si vojon ĝis, kun mallaŭta murmuro, ili grincas ĉe la bordo de la malgranda insulo, kiu de tiu tago ĝis la hodiaŭa portos la nomon Magna Carta-insulo. Reĝo Johano jam surpaŝas la bordon kaj ni atendas en senspira silento ĝis la aeron fendas granda kriego kaj la granda bazoŝtono en la angla templo de libereco, ni scias nun, estas firme metita.

Ĉapitro XII

Henriko VIII kaj Anne Boleyn — Malavantaĝoj de loĝado en la sama domo kun geamantoj — Malfacila tempo por la angla popolo — Nokta serĉado por la pitoresko — Sendomaj kaj senhejmaj — Harris pretigas sin morti — Anĝelo alvenas — La efiko de subita ĝojo sur Harris — Eta vespermanĝo — Lunĉo — Alta prezo por mustardo — Terura batalo — Maidenhead — Velveturado — Tri fiŝkaptistoj — Ni estas malbenataj

Mi sidis sur la bordo memorante ĉi tiun scenon, kiam Georgo diris, ke post mia plena ripozo mi eble bonvolos kunhelpi en la purigado de la manĝilaro; tiel revokita de la tagoj de la glora pasinteco al banala nuntempo, kun ĝiaj abundaj mizero kaj pekado, mi min ŝovis malsupren en la boaton kaj purigis la paton per ŝtipeto kaj herbtufo kaj ĝin fine poluris per la malseka ĉemizo de Georgo.

Ni iris al la Magna Carta-insulo kaj rigardis la ŝtonon, kiu staras tie en la dometo kaj sur kiu laŭdire la granda ĉarto estis subskribita; tamen pri tio, ĉu ĝi vere estis subskribita tie, aŭ, kiel aliaj diras, sur la alia bordo ĉe Runningmede, mi ne volas diri ion definitivan. Koncerne mian propran opinion, tamen, mi emas taksi alte la popularan insulo-teorion. Certe, se mi estus unu el la tiamaj baronoj, mi insiste konsilus al miaj kunuloj, ke tian elturniĝeman individuon, kia estis reĝo Johano, ili irigu sur la insulon, kie estis malpli da ebleco por surprizatakoj kaj ruzaĵoj.

Ruino de malnova abatejo troviĝas sur la bieno de Ankerwyke House, kiu estas proksima al Piknika Pinto, kaj oni diras, ke en la proksimeco de la bieno de ĉi tiu malnova abatejo Henriko VIII atendis kaj renkontis Anne BoIeyn. Li ŝin renkontadis ankaŭ ĉe Hever Castle en la graflando Kent kaj ankaŭ ie apud St. Albans. Por la popolo de Anglujo en tiu tempo sendube estis malfacile trovi lokon, kie ĉi tiuj senpripensaj gejunuloj ne amindumis.

Ĉu vi iam loĝis en domo, kie troviĝas amindumantaj geamantoj? Tio estas ĝenega. Vi deziras sidi en la salono kaj tien vi iras. Malfermante la pordon, vi aŭdas bruon, kiel se iu memoras ion, kaj tiam vi eniras, Emily staras ĉe la fenestro, absorbe atentanta la kontraŭan flankon de la strato, kaj ĉe la alia flanko de la ĉambro staras via amiko, Johano Edvardo, tutanime ravegita de la fotaĵoj de la parencoj de aliaj.

—Ho! — vi diras, haltante ĉe la pordo. — Mi ne sciis, ke iu estas ĉi tie.

—Ho! Ĉu ne? — diras Emily en malvarma tono, kiu komprenigas, ke ŝi ne kredas vin.

Vi restas tie kelkan tempon kaj poste vi diras:
—Estas tre mallume. Kial vi ne lumigas la gason?

Johano Edvardo diras, ”Ho!” li tion ne rimarkis; Emily diras, ke ne plaĉas al paĉjo, ke oni lumigas la gason posttagmeze, Vi rakontas al ili unu-du novaĵojn, kaj donas al ili viajn opiniojn pri la irlanda demando; sed ŝajne tio ilin ne interesas.

Pri ĉiu temo ili diras nur ”Ho!”, ”Ĉu?”, ”Ĉu jes?”, ”Jes” kaj ”Kion vi diras!”. Post dek minutoj de tia interparolado, vi ŝoviĝas al la pordo kaj ŝtele iras kaj surpriziĝas trovante, ke la pordo tuj moviĝas post vi kaj fermas sin, kvankam vi eĉ ne tuŝis ĝin.

Duonhoron poste venas al vi la penso fumi pipon en la vitra plantejo. La solan seĝon jam okupas Emily; Johano Edvardo, se oni povas fidi al la lingvo de vestoj, estis evidente sidanta sur la planko. Ili ne parolas, tamen ili ĵetas al vi rigardon, kiu diras ĉion direblan en civilizita komunumo; vi tuj retiriĝas kaj fermas la pordon post vi.

Vi jam timas ŝovi la nazon en iun ajn ĉambron en la domo; post kelktempa marŝado supren kaj malsupren sur la ŝtuparo, vi eniras vian dormoĉambron kaj sidiĝas tie. Tio tamen baldaŭ tedas, tial vi surmetas la ĉapelon kaj iras promeni en la ĝardeno. Vi paŝas sur la vojeto kaj, preterpasante la ĝardenbudon, vi enrigardas, kaj jen estas tiuj du junaj idiotoj, kunpremitaj en unu angulo de ĝi; ili vidas vin kaj inklinas, evidente, supozi ke vi, pro ia malbona kaŭzo, ilin persekutas.

—Kial oni ne havas specialan ĉambron por tiaj aferoj, por devigi la geamantojn resti tie? — vi murmuretas kaj vi kuregas al la vestiblo, prenas la ombrelon kaj eliras.

Io tre simila al tio ĉi tre verŝajne okazis, kiam tiu malsaĝa knabo Henriko VIII amindumis sian etan Anne. Homoj en Buckinghamshire verŝajne ilin renkontis neatendite, kiam ili kveradis en la proksimeco de Windsor kaj Wraysbury, kaj kriis ”Ho! vi ĉi tie!” kaj Henriko verŝajne ruĝiĝis kaj diris ”Jes; mi ĵus venis por renkonti viron” kaj Anne verŝajne diris ”Ho, kiel mi ĝojas vin vidi! Ĉu ne strange? Mi ĵus renkontis Henrikon VIII sur la vojeto kaj li iras en la saman direkton kiel mi”.

Tiam tiuj homoj verŝajne foriris kaj diris al si: ”Ho! ni prefere foriru de ĉi tie, dum daŭras ĉi tiu kverado. Ni iru en la graflandon Kent.”

Ili iris al Kent kaj ĉe la unua rigardo, kiam ili tien alvenis, ili vidis Henrikon kaj Anne petolantaj proksime de Hever Castle.

—Ho, infero! — ili verŝajne diris. — Ni foriru. Tion ni ne plu povas elteni. Ni iru al St. Albans — ĉarma kvieta loko, St.

Albans.

Kiam ili atingis St. Albans, jen estis tiuj malbenindaj geamantoj, interkisantaj ĉe la muroj de la abatejo. Tiam ĉi tiuj homoj verŝajne fariĝis piratoj, ĝis okazis la geedziĝo.

De Piknika Pinto ĝis la kluzo de Malnova Windsor estas rava etendaĵo de la rivero. Ombra vojo, punktita jen kaj jen de ĉarmaj dometoj, laŭiras la bordon ĝis la ”Sonoriloj de Ouseley” pitoreska trinkejo, kiaj la plejmultaj riveraj trinkejoj estas, kaj ejo, kie oni povas trinki glason da tre bona biero — tiel diras Harris; pri tia afero vi povas kredi la vorton de Harris. Malnova Windsor estas fama loko en sia speco. Edvardo la Konfesanto havis palacon ĉi tie, kaj ĉi tie la grandan grafon Godwin la tiutempa juĝado juĝis kulpa pri instigo mortigi la fraton de la reĝo. La grafo Godwin rompis pecon de pano kaj tenis ĝin en la mano.

—Se mi estas kulpa, — diris la grafo, tiu pano min sufoku, kiam mi manĝos ĝin.

Li metis la panon en la buŝon kaj glutis ĝin, ĝi sufokis lin kaj li mortis.

Preterpasinte Malnovan Windsor la rivero fariĝas iom seninteresa kaj nur kiam vi proksimiĝas al Boveney ĝi denove trovas sian propran karakteron. Georgo kaj mi trenis preter la Hejma Parko, kiu etendas sin laŭ la dekstra bordo de Alberta ĝis Viktoria-ponto; dum ni preterpasis Datchet, Georgo demandis min, ĉu mi memoras nian unuan vojaĝon sur la rivero, kiam ni albordiĝis ĉe Datchet je la deka vespere kaj deziris enlitigi.

Mi respondis, ke mi memoras. Pasos ankoraŭ kelka tempo antaŭ ol mi tion forgesos.

Estis la sabato antaŭ la aŭgusta ferio. Ni estis lacaj kaj malsataj kaj ni — la samaj tri – atinginte Datchet prenis la korbegon, la du valizojn, la lankovrilojn kaj paltojn kaj ankoraŭ aliajn objektojn, kaj iris serĉi loĝejon. Ni preterpasis beletan hoteleton, kun klematido kaj grimpplanto super la portiko; tamen ne troviĝis tie lonicero kaj pro iu aŭ alia kaŭzo mi jam ekhavis en la menso frenezan ideon pri lonicero kaj mi diris:
—Ho, tien ni ne eniru! Ni iru iom plue por vidi, ĉu ne estas hoteleto kun lonicero sur ĝi.

Ni do pluiris, ĝis ni alvenis al alia hotelo. Ankaŭ tiu estis ĉarma hotelo kaj ĝi surhavis loniceron ĉe la flanko; tamen al Harris ne plaĉis la aspekto de viro sin apoganta al la enirpordo. Li diris, ke li tute ne aspektas afabla viro kaj li surhavas malbelajn botojn; ni do iris pluen. Ni iris sufiĉe malproksimen, sen trovi aliajn hotelojn, kaj tiam ni renkontis viron, kaj petis lin, ke li nin direktu al iu.

Li diris:
—Jen, vi devojiĝas for de ili. Vi devas vin tute turni kaj iri samvoje, kaj tiam vi trafos ”Cervon”.

Ni diris:
—Ho, ni jam estis tie, kaj ĝi ne plaĉis al ni — ne estis lonicero sur ĝi.

—Nu, do, — li diris, — ”Biendomo” estas ĝuste kontraŭe.

Ĉu ĝin vi provis?

Harris respondis, ke tien ni ne volas iri — ne plaĉas al ni la aspekto de viro loĝanta tie — ne plaĉas al Harris la koloro de liaj haroj, nek plaĉas al li liaj botoj.

—Nu, mi ne scias, kion vi faros, mi estas certa, — diris nia informanto; — ĉar ili estas la solaj du hoteloj en la proksimeco.

—Neniuj aliaj hoteloj! — kriis Harriis.

—Neniuj, — respondis la viro.

—Kion sur la tero ni faru? — kriis Harris. Tiam parolis Georgo. Li diris, ke Harris kaj mi povas konstruigi hotelon por ni, se tio plaĉas al ni, kaj kreigi homojn por meti en ĝin. Koncerne sin, li intencas reiri al ”Cervo”.

La plej grandaj animoj neniam realigas siajn idealojn en ia afero; Harris kaj mi ĝemis pro la vanto de iuj surteraj deziroj kaj postsekvis Georgon.

Ni prenis niajn pakaĵojn en ”Cervon” kaj demetis ilin en la vestiblo.

La hotelestro alproksimiĝis kaj diris:
—Bonan vesperon, sinjoroj.

—Ho, bonan vesperon, — diris Georgo; — ni deziras tri litojn, mi petas.

—Mi tre bedaŭras, sinjoro, — diris la hotelestro; sed mi timas, kie tion ni ne povas aranĝi.

—Ho, nu, ne gravas, — diris Georgo, — du sufiĉos. Du el ni povas dormi en unu lito, ĉu ne? — li diris plu, sin turnante al Harris kaj mi.

Harris diris ”Ho, jes;” — li kredis, ke Georgo kaj mi povas tre facile dormi en unu lito.

—Mi tre bedaŭras, sinjoro, — denove ripetis lia hotelestro; — sed ni vere havas eĉ ne unu vakantan liton en la tuta domo.

Fakte ni jam metas du kaj eĉ tri sinjorojn en unu liton.

Tio nin ŝancelis kelkan tempon.

Sed Harris, kiu estas malnova vojaĝanto, montris la bezonatan kapablon, kaj gaje ridante diris:
—Ho, nu, ne estas eviteble. Ni devos vivi malmole. Donu al ni improvizitan liton en la bilarda ĉambro.

—Mi tre bedaŭras, sinjoro. Tri sinjoroj jam dormas sur la bilarda tablo kaj du en la kafejo. Tute ne eblas akcepti vin hodiaŭ nokte.

Ni levis niajn pakaĵojn kaj transpaŝis al ”Biendomo”. Beleta loko ĝi estis. Mi diris, ke mi kredas, ke ĝi plaĉos al mi pli ol la alia domo; Harris diris ”Ho, jes, ĝi taŭgos bone, kaj ne necesos, ke ni rigardu la viron kun la ruĝaj haroj; cetere, la kompatindulo ne kulpas pro tio, ke li havas ruĝajn harojn.”

Harris parolis tute bonkore kaj prudente.

La homoj ĉe ”Biendomo” ne donis al ni la eblon paroli. La hotelestrino nin renkontis sur la pordoŝtupo kun la saluto, ke ni estas la dekkvara grupo, kiun ŝi malakceptis dum la pasintaj unu kaj duona horoj. Niajn mildajn aludojn al staloj, bilardĉambro aŭ karbejoj, ŝi forridis malestime: ĉiujn tiujn loketojn oni kaptis jam de longe.

Ĉu ŝi scias pri loko en la tuta vilaĝo, kiu nin ŝirmos por la hodiaŭa nokto?

—Nu, se kruda vivmaniero nin ne ofendos — ŝi ne rekomendas ĝin — tamen estas malgranda biervendejo duonmejlon laŭlonge de la Etonvojo...

Ni ne restis por aŭdi pli; ni prenis la korbegon kaj la valizojn, la paltojn kaj lankovrilojn kaj la pakaĵojn kaj kuris. La distanco ŝajnis pli mejlo ol duonmejlo, sed fine ni alvenis kaj kuregis, spirblovante, en la trinkejon.

La homoj en la bierejo estis malĝentilaj. Ili nur ridis al ni.

Estis en la tuta domo nur tri litoj kaj jam dormas tie sep fraŭloj kaj du paroj de geedzoj. Bonkora ŝarĝboatisto, kiu okaze estis en la trinkejo, tamen kredis, ke eble ni sukcesos ĉe la nutraĵvendisto, plej proksime al ”Cervo”, kaj ni reiris.

La domo de la nutraĵvendisto estis plena. Tiam maljunulino, kiun ni renkontis en la butiko, ĝentile kondukis nin kvaronmejlon al sia amikino, kiu kelkfoje luigas ĉambrojn al sinjoroj.

Ĉi tiu maljunulino iris tre malrapide kaj jam forpasis dudek minutoj antaŭ ol ni venis al ŝia amikino. Ŝi gajigis nin dumvoje pentrante, dum ni trenadis nin antaŭen, la diversajn dolorojn, kiujn ŝi sentas en la dorso.

La ĉambroj de ŝia amikino estis jam luitaj. Tie oni nin rekomendis al n-ro 27. N-ro 27 estis plena kaj sendis nin al nro 32, kaj n-ro 32 estis plena.

Tiam ni reiris sur la ŝoseon kaj Harris sidiĝis sur la korbego kaj diris, ke li ne iros plu. Li diris, ke ĝi aspektas kvieta loko, kaj ke tie li volas morti. Li petis Georgon kaj min, ke ni kisu liaparte lian patrinon kaj diru al ĉiuj liaj parencoj, ke li pardonis al ili kaj mortis feliĉa.

En tiu momento alvenis anĝelo en la formo de malgranda knabo (kaj mi ne povas imagi pli efikan maskformon, kiun anĝelo povas alpreni), kun poto da biero en unu mano kaj en la alia kun io sur la fino de ŝnureto, kion li demetis sur ĉiun platan ŝtonon, kiun li vidis, kaj poste retiris supren, tiel eligante aparte malplaĉan sonon, pensigantan pri suferado.

Ni demandis ĉi tiun ĉielan senditon (kiel ni poste eksciis, ke li estas), ĉu li konas solecan domon, kies enloĝantoj estas malmultaj kaj malfortaj (prefere maljunaj virinoj kaj paralizitaj sinjoroj), kiujn oni povas facile teruri, ĝis ili cedos siajn litojn por la nokto al tri sovaĝaj viroj; aŭ se ne, ĉu li povas nin rekomendi al neokupata porkstalo, aŭ neuzata kalkforno, aŭ io tia. Tiajn lokojn li ne konis — almenaŭ neniujn en la proksimeco; sed li diris, ke se ni volas veni kun li, lia patrino havas vakantan ĉambron kaj povas enloĝigi nin por tiu nokto, Tie en la lunlumo ni falis sur lian bruston kaj lin benis, kaj tio estus pentrinda bildo, se la knabo mem ne estus tiel superregata de nia emocio, ke li ne povis plu elteni kaj falis al la tero, lasante nin ĉiujn fali sur lin. Harris estis tiel superregata de ĝojo, ke li svenis kaj devis preni la bierpoton de la knabo kaj trinki duonon de la biero antaŭ ol li povis rekonsciiĝi, kaj tiam li kuris kaj lasis Georgon kaj min por kunporti la pakaĵojn.

La knabo loĝis en malgranda kvarĉambra dometo kaj lia patrino — bona animo! — donis al ni varman lardon por vespermanĝo, kaj ni manĝis ĉion — kvin funtojn — kaj poste torton kaj du potojn da teo kaj poste ni enlitiĝis. En la ĉambro estis du litoj; unu estis 75 centimetra ligna lito kaj en ĝi dormis Georgo kaj mi kaj ni nin tenis tie kunligitaj per la littuko; la alia estis la lito de la malgranda knabo kaj Harris havis ĝin tute por si mem kaj ni lin trovis en la mateno kun sesdek centimetroj da nuda kruro elstarantaj el la malsupro, kaj tion Georgo kaj mi uzis por pendigi la viŝtukojn dum ni banis nin.

Ni ne estis tiel arogantaj pri tio, kiu hotelo plaĉos al ni, la sekvantan fojon, kiam ni iris al Datchet.

Ni revenu tamen al nia nuna vojaĝo; okazis nenio ekscita kaj ni trenis malrapide antaŭen ĝis iom malsupre de Monkeyinsulo, kie ni albordiĝis kaj lunĉis. Por la lunĉo ni nin dediĉis al malvarma bovaĵo kaj tiam trovis, ke ni forgesis kunporti mustardon. Mi kredas, ke neniam en la vivo, antaŭe aŭ poste, mi sentis tiel fortegan deziron por mustardo, kiel mi sentis tiam. Kutime mustardon mi ne tre ŝatas kaj entute mi nur malofte prenas ĝin ĉe la manĝo, sed tiam por ĝi mi volonte estus doninta mondojn.

Mi ne scias, kiom da mondoj povas esti en la universo, sed ilin ĉiujn povus havi tiu, kiu estus alportinta al mi ĝuste en tiu momento plenkuleron da mustardo. Tiel senzorge malavara mi fariĝas, kiam mi deziras ion kaj ne povas ĝin akiri.

Harris diris, ke por mustardo ankaŭ li donus mondojn. Estus estinte bone al tiu, kiu alvenus tiam al tiu loko kun poto da mustardo: li havus sufiĉe da mondoj por la tuta vivo.

Sed estas tamen verŝajne ke, akirinte la mustardon, ni ambaŭ, Harris kaj mi, provus elturniĝi el la aranĝo. Oni emas fari tiajn malavarajn ofertojn en momentoj de ekscitiĝo, kiam oni repripensas, oni tamen kompreneble vidas, kiel malproporciaj ili estas al la valoro de la komercaĵo bezonata. Iun fojon mi aŭdis viron supreniranta monton en Svisujo, ke mondojn li volonte donus por glaso da biero, kaj kiam li alvenis al malgranda barako, kie ĝi estis vendata, li bruege kriis pro tio, ke oni postulis kvin frankojn por botelo da Bass-biero. Li diris, ke tio estas skandala maljustaĵo kaj li skribis pri tio al The Times.

Malgajigis la tutan boaton tio, ke ne estis mustardo. En silento ni manĝis la bovaĵon. La vivo ŝajnis vana kaj seninteresa. Ni pensis pri la feliĉaj tagoj de la infanaĝo kaj ĝemetis.

Ni tamen iom gajiĝis ĉe la pomtorto kaj kiam Georgo eltiris el la fundo de la korbego ladan skatolon da ananaso kaj rulis ĝin en la boatmezon, ni sentis, ke la vivo valoras ion.

Ananason ni tre ŝatas, ĉiuj tri. Ni rigardis la bildon sur la skatolo; ni pensis pri la suko. Ni ridetis kaj Harris prete tenis kuleron.

Tiam ni serĉis skatolmalfermilon. Ni tute malplenigis la korbegon. Ni malplenigis la valizojn. Ni eltiris la tabulojn ĉe la fundo de la boato. Ni portis ĉion sur la bordon kaj ĉion skuis. Neniu skatolmalfermilo estis trovebla.

Tiam Harris penis malfermi la skatolon per poŝtranĉilo, rompis la tranĉilon kaj sin dolore tranĉis; Georgo provis per tondileto kaj la tondileto ĵetiĝis supren kaj preskaŭ eligis lian okulon. Dum ili bandaĝis siajn vundojn, mi penis fari truon en la malbenindaĵo per la pinto de la alkroĉilo, la alkroĉilo glitis kaj min elpuŝis inter la boaton kaj la bordon en du futojn da ŝlima akvo, la skatolo ruliĝis, nedifektita, kaj rompis tetason.

Tiam ni ĉiuj freneziĝis. La skatolon ni kunportis sur la bordon kaj Harris iris sur kampon kaj akiris grandan akrapintan ŝtonon, mi reiris en la boaton kaj elportis la maston, Georgo tenis la skatolon kaj Harris tenis sur ĝia supro la akran pinton de la ŝtono, mi prenis la maston kaj ĝin levis alten en la aero, kolektis ĉiujn miajn fortojn kaj frapegis.

Estis la ĉapelo de Georgo, kiu savis lian vivon tiun tagon.

Li ankoraŭ konservas tiun ĉapelon (kiom restis el ĝi) kaj en vintraj vesperoj, kiam la pipoj estas bruligitaj kaj la amikoj rakontas fabelaĵojn pri la danĝeroj, kiujn ili trapasis, Georgo ĝin deprenas kaj montras al ĉiuj, kaj la emocia historio estas denove rakontata, ĉiufoje kun novaj troigoj.

Harris saviĝis kun nur skrapvundo.

Post tio mi foriris sola kun la skatolo kaj ĝin martelis per la masto, ĝis mi elĉerpiĝis kaj mia koro doloris, kaj tiam Harris entreprenis venki ĝin.

Ni batis ĝin plata; ni rebatis ĝin kvadrata; ni batis ĝin en ĉiun formon konatan al la geometrio — sed truon en ĝi ni ne povis fari. Tiam Georgo atakis ĝin kaj frapis ĝin en formon tiel strangan, tiel nenaturan, tiel nemondan en sia sovaĝa malbelo, ke li timiĝis kaj forĵetis la maston. Tiam ni ĉiuj tri sidiĝis ĉirkaŭ ĝi sur la herbo kaj rigardis ĝin.

Tra ĝia supro estis granda endentaĵo, kiu aspektis kiel rikana rideto, kaj ĝi nin furiozigis, tiel ke Harris kuregis al ĝi, ĝin prenis kaj ĵetis malproksimen en la mezon de la rivero kaj, dum ĝi subakviĝis, ni ĵetis al ĝi niajn malbenojn, eniris la boaton kaj remis for de la loko kaj neniam haltis, ĝis ni atingis Maidenhead.

Maidenhead mem estas tro snoba por plaĉi. Ĝi estas la vizitejo de la rivera elegantulo kaj lia trovestita kunulino. Ĝi estas la urbo de paradaj hoteloj, favorataj plejparte de dandoj kaj baletistinoj. Ĝi estas sorĉistina kuirejo, el kiu eliras la demonoj de la rivero — la vaporŝalupoj. La duko de Londona Ĵurnalo ĉiam havas sian ”bieneton” en Maidenhead; la heroino de la trivoluma romano ĉiam manĝas tie, kiam ŝi diboĉas kun la edzo de iu alia.

Ni trapasis Maidenhead rapide kaj poste malstreĉiĝis kaj malrapide traveturis la majestan etendaĵon preter la kluzoj de Boulter kaj Cookham. La Clieveden-arbaretoj ankoraŭ portis sian beletan veston de printempo kaj leviĝis ĉe la vando de la akvo, en unu longa harmonio de kunmiksitaj nuancoj de feina verdo. En sia neinterrompita belo tio estas verŝajne la plej ĉarma etendaĵo de la tuta rivero, ni haltis kaj malrapide tiris nian boaton preter ĝia profunda trankvilo.

Ni haltis en flankakvo, tuj malsupre de Cookham, kaj manĝis la temanĝon; kiam ni nin trovis preter la kluzo, estis jam vespero. Leviĝis sufiĉe forta vento — favora al ni, je nia miro; ĉar ĝenerale sur la rivero la vento blovas ĉiam rekte al vi, kien ajn vi iras. Ĝi blovas rekte al vi en la mateno, kiam vi komencas unutagan vojaĝon, kaj vi remas longan distancon, pensante kiel facile estos reveni, ĉar vi povos uzi la velon. Poste, post la temanĝo, la vento tute ŝanĝas direkton kaj vi devas forte remi kontraŭ ĝi dum la tuta revena vojaĝo.

Kiam vi tute forgesas kunpreni la velon, tiam la vento blovas favore al vi en ambaŭ direktoj. Sed jen! ĉi tiu mondo estas nur provado kaj homo naskiĝis por suferoj, kiel birdoj por flugado supren.

Ĉi tiun vesperon, tamen, evidente oni eraris, kaj metis la venton post nian dorson anstataŭ antaŭ nian vizaĝon. Pri tio ni zorge silentis kaj rapide suprenlevis la velon antaŭ ol oni rimarkis la eraron, ni nin metis en pensemajn pozojn en diversaj partoj de la boato, la velo ŝvelis, streĉiĝis, murmuris ĉe la masto kaj la boato flugis.

Mi direktis.

Pli ravan senton ol velveturado mi ne konas. Per ĝi la homaro atingas pli proksimen al flugado ol ĝi povis ĝis nun — krom en sonĝoj. La flugiloj de la kureganta vento ŝajnas porti vin antaŭen, vi ne scias kien. Ne plu vi estas la malrapida, peze marŝanta, etaĉa argilaĵo, serpente rampanta sur la tero; vi estas parto de la naturo! Via koro pulsas flanke de ĝia. Ĝiaj helegaj brakoj vin ĉirkaŭas kaj vin levas al ĝia koro; viaj membroj malpeziĝas! La voĉoj de la aero kantas al vi. La tero ŝajnas malproksima kaj malgranda; la nuboj, tiel proksimaj super via kapo, estas fratoj kaj vi etendas al ili la brakojn.

Ni estis solaj sur la rivero, krom tio, ke en la malproksimo ni povis vidi fiŝkaptan prameton, ankritan rivermeze, sur kiu sidis tri fiŝkaptistoj; ni glitis sur la akvo, pasis preter la arbaretaj bordoj kaj neniu parolis.

Mi direktis.

Alproksimiĝante ni povis vidi, ke la tri fiŝistoj ŝajne estas maljunaj kaj solenaspektaj viroj. Ili sidis sur tri seĝoj sur la prameto kaj fikse rigardis al siaj ŝnuroj. La ruĝa sunsubiro ĵetis mistikan lumon sur la akvon, tinkturetis per fajro la altstarantajn arbaretojn kaj faris el la amasiĝintaj nuboj oran belaĵon. Estis horo de profunda sorĉo, de ekstaza espero kaj sopiro. La malgranda velo reliefiĝis kontraŭ la purpura ĉielo, ĉirkaŭ ni kuŝis la krepusko, volvanta la mondon per ĉielarkaj ombroj; malantaŭ ni rampis la nokto.

Ni ŝajnis kiel kavaliroj de malnova legendo, velantaj sur ia mistika lago al la nekonata regno de krepusko, al la granda lando de la sunsubiro.

Ni ne iris al la regno de krepusko; ni iris rekte en kolizion kun tiu prameto, kie fiŝkaptis tiuj tri maljunuloj. Unue ni ne sciis, kio okazis, ĉar la velo baris la vidon, sed laŭ la speco de lingvo, kiu supreniris en la vesperan aeron, ni komprenis, ke ni venis en la proksimecon de homaj estaĵoj, kaj ke ĉi tiuj estas koleraj kaj malkontentaj.

Harris mallevis la velon kaj tiam ni vidis, kio okazis. Tiuj tri maljunajn sinjorojn ni estis faligintaj de iliaj seĝoj en ĝeneralan amason sur la fundo de la prameto, kaj nun ili malrapide kaj pene sin apartigis unu de la alla kaj deprenis de si fiŝojn; dum ili laboris, ili malbenis nin — ne per ordinara supraĵa malbenado, sed per longaj, zorge elpensitaj, ĉionampleksaj malbenoj, kiuj havis rilaton al nia tuta vivo kaj foriris en la malproksiman estontecon, entenis ĉiujn niajn parencojn kaj ampleksis ĉion rilatantan al ni — bonaj, solidaj malbenoj.

Harris diris al ili, ke ili devus esti dankemaj pro la ioma ekscitiĝo, ĉar ili sidas tie fiŝkaptante la tutan tagon, kaj li diris ankaŭ, ke lin ŝokas kaj dolorigas aŭdi homojn de ilia aĝo lasi la koleron tiel regi ilin.

Tio tamen ne multe utilis.

Georgo diris, ke post tio li direktos. Li diris, ke oni ne rajtas devigi tian menson, kiel la mia, sin perfidi per direktado de boatoj — prefere oni lasu al pli ordinara homo la prizorgadon de boato, antaŭ ol ni ĉiuj tute dronos; li prenis la ŝnurojn kaj veturigis nin ĝis Marlow.

Ĉe Marlow ni lasis la boaton apud la ponto kaj iris tranokti en ”Krono”.

Ĉapitro XIII

Marlow — La Bisham-abatejo — La monaĥoj de Medmenham — Montmorency pensas, ke li murdos maljunan virkaton — Sed fine decidas, ke li lasos ĝin vivi — Hontinda konduto de vulphundo ĉe la Ŝtatservista Magazeno — Nia foriro el Marlow — Impona procesio — La vaporŝalupo, utilaj receptoj por ĝin ĝeni kaj malhelpi.— Ni rifuzas trinki la riveron — Trankvila hundo — Stranga malapero de Harris kaj pasteĉo

Marlow estas unu el la plej plaĉaj riverlokoj, kiujn mi konas. Ĝi estas brumova, vigla urbeto; entute ne tre pitoreska, tio estas vera, tamen tie oni povas trovi multajn kuriozajn loketojn kaj angulojn — ankoraŭ starantajn arkaĵojn de la ponto de la tempo, super kiu nia fantazio reiras al la tagoj, kiam la feŭda bieno ĉe Marlow agnoskis la saksan Algar kiel sia estro, antaŭ ol la konkeranta Vilhelmo ĝin kaptis por transdoni al reĝino Alatilda, antaŭ ol ĝi transpasis al la grafoj de Warwick aŭ al la mondeca lordo Paget, la konsilisto de kvar sinsekvaj regantoj.

Troviĝas ankaŭ en ĝia ĉirkaŭaĵo bela kamparo, se post la boatveturado vi emas promeni, dum la rivero mem ĉi tie havas sian plej belan aspekton. Ĝis Cookham, preter la Quarryarbaretoj kaj herbejoj, troviĝas belega etendaĵo. Karaj maljunaj Quarry-arbaretoj! kun viaj mallarĝaj, grimpantaj vojetoj kaj malgrandaj serpentumantaj maldensejoj, kiel plenaj vi ŝajnas, eĉ ĝis la nuna horo, de ĉarmaj memoroj de sunplenaj someraj tagoj! Kiel plenaj de fantomoj de ridantaj vizaĝoj estas viaj ombraj vidaĵoj! Kiel ĉarme falas de viaj susurantaj folioj la voĉoj de la longepasinta tempo!

De Marlow ĝis Sonning estas ankoraŭ pli bele. La grandan malnovan Bisham-abatejon, inter kies ŝtonaj muroj iam eĥis la krioj de la kavaliroj-templanoj, kaj kiu mallonge estis la hejmo de Anne de Cleeves kaj poste de reĝino Elizabeto, oni preterpasas ĉe la dekstra bordo ĝuste duonmejlon super la Marlow-ponto. La Bisham-abatejo abundas de melodramaj posedaĵoj. Ĝi enhavas tapetitan dormoĉambron kaj sekretan ĉambron kaŝitan alte en la dikaj muroj. La fantomo de lordino Holy, kiu mortbatis sian fileton, ankoraŭ promenas tie en la nokto, penanta purigi siajn fantomajn manojn en fantoma pelvo.

Warwick, la re ̧faranto, ripozas tie, jam ne zorgante pri tiaj bagatelaĵoj, kiel mondaj reĝoj kaj mondaj regnoj; ankaŭ Salisbury, kiu brave batalis ĉe Poictiers. Ĵus antaŭ ol vi alvenas al la abatejo kaj ĝuste sur la riverbordo, staras la preĝejo de Bisham, kaj se ekzistas tomboj vizitindaj, eble tio estas la tomboj kaj monumentoj en la preĝejo de Bisham. Dum li veturis en sia boato sub la fagoj de Bisham, Shelley, kiu tiam loĝis en Marlow (lian domon ankoraŭ nun vi povas vidi en West Street), verkis La Ribelo de Islamo.

Iom pli supre, ĉe la Hurley-akvobariero, mi ofte pensis, ke mi povos resti tie monaton, ankoraŭ ne havante sufiĉe da tempo por ensuĉi la tutan belon de la sceno. La vilaĝo Hurley, je kvinminuta promeno de la kluzo, estas same malnova kiel aliaj loko sur la rivero, ĉar ĝi fakte daŭras, por citi la kuriozan frazeologion de tiuj malhelaj tagoj, ”de la tempo de reĝo Sebert kaj reĝo Offa”. Ĝuste preter la bariero (almonte) estas Dan-kampo, kie la invadantaj danoj iam starigis tendaron, dum sia marŝo al Gloucestershire; ankoraŭ iom pli for, nestanta en ĉarma angulo de la rivereto, troviĝas la restaĵo de la abatejo de Medmenham.

La konataj monaĥoj de Medmenham, aŭ la ”Inferfajra klubo”, kiel oni kutimis nomi ilin, kaj inter kiuj la famaĉa Wilkes estis ano, estis fratularo, kies devizo estis ”Faru laŭplaĉe” kaj tiu invito ankoraŭ staras super la ruiniĝinta portalo de la abatejo. Multajn jarojn antaŭ la fondo de tiu falsa abatejo, kun ĝia kongregacio de senrespektaj ŝercistoj, staris sur tiu sama loko monaĥejo de pli severa speco, kies monaĥoj estis tipo iom malsimila al la festantoj, kiuj sekvis ilin kvincent jarojn poste.

La cistercianaj monaĥoj, kies monaĥejo staris tie en la dektria jarcento, ne portis aliajn vestojn ol krudajn tunikojn kaj kapuĉojn, kaj nek manĝis viandon nek fiŝon nek ovojn. Ili kuŝis sur pajlo kaj leviĝis je noktomezo por la meso. La tagon ili pasigis laborante, legante kaj preĝante; super ilia tuta vivo regis silento kvazaŭ morta, ĉar neniu parolis.

Severa fratularo, pasiganta severan vivon en tiu ĉarma loko, kiun Dio faris tiel hela! Strange, ke la voĉoj de la naturo tute ĉirkaŭ ili — la mallaŭta kantado de la akvo, la susurado de la riverherbo, la muziko de la kuranta vento — ne instruis al ili pli veran signifon de la vivo. Tie ili aŭskultis tra la longaj tagoj en silento, atendante voĉon el la ĉielo; la tutan tagon kaj tra la solena nokto ĝi parolis al ili per miriadaj tonoj kaj ili ne aŭdis ĝin.

De Medmenham ĝis la ĉarma kluzo de Hambledon la rivero estas plena de trankvila beleco, sed post kiam ĝi preterpasis Greenlands, la iom teraspekta riverborda restadejo de mia gazetvendisto — kvieta modesta maljunulo, kiun oni povas ofte renkonti en tiu regiono, en la someraj monatoj, remanta antaŭen en facila forta maniero, aŭ babilanta bonhumore kun maljuna kluzgardisto, dum li trapasas la kluzon — ĝis malproksime preter Henley, ĝi estas iom nudaspekta kaj seninteresa.

Ni leviĝis sufiĉe frue lunde matene ĉe Marlow kaj iris bani nin antaŭ la matenmanĝo; dum ni revenis, Montmorency agis terure malsaĝe. La sola temo pri kiu Montmorency kaj mi grave malsamopinias estas katoj. Mi ŝatas katojn; Montmorency ne.

Renkontante katon, mi diras ”Kompatinda kanjo!” kliniĝas kaj tiklas ĝian kapflankon; la kato suprenlevas la voston en rigida, fandfera maniero, arkigas la dorson kaj viŝas la nazon al mia pantalono; ĉio estas mildeco kaj trankvilo. Kiam Montmorency renkontas katon, pri tio scias la tuta strato; dum dek sekundoj foruziĝas tiom da forta lingvaĵo, kiom sufiĉus al ordinara respektinda viro por la tuta vivo, per ŝparemo.

Mi ne riproĉas la hundon (mi min kontentigas kutime per frapo al ĝia kapo aŭ ĵeto de ŝtonoj), ĉar mi supozas, ke tio estas ĝia naturo. Vulphundoj naskiĝas kun ĉirkaŭ kvaroble pli da origina peko en si ol aliaj hundoj kaj necesos jaroj kaj jaroj de pacienca penado flanke de ni kristanoj por atingi ian rimarkeblan plibonigon en la tumultemo de la vulphunda naturo., Mi memoras, ke mi iun tagon estis en la vestiblo de la Haymarket-magazeno, kaj tute ĉirkaŭ mi estis hundoj, atendantaj la revenon de siaj posedantoj, kiuj butikumis interne. Estis tie dogo, unu-du ŝafhundoj kaj hundo sanktbernarda, kelkaj reporthundoj kaj novlandaj hundoj, aprohundo, franca pudelo kun multe da haroj ĉirkaŭ la kapo, sed fava ĉirkaŭ la mezo; buldogo, kelkaj fantaziaj specoj de bestoj, kiuj havis proksimume la grandecon de ratoj, kaj paro de jorkŝiraj hundaĉoj.

Tie ili sidis, paciencaj, bonkondutaj kaj enpensiĝintaj. Solena trankvilo ŝajnis regi en tiu vestiblo. Atmosfero de sereno kaj rezignacio — de milda malĝojo, plenigis la ĉambron.

Tiam eniris ĉarma junulino, kondukanta mildaspektan malgrandan vulphundon, lin katenis kaj lasis tie, inter la buldogo kaj la pudelo. Minuton ĝi sidis tie, ĉirkaŭrigardante.

Tiam ĝi ĵetis la rigardon al la plafono kaj laŭ ĝia mieno ŝajnis, ke ĝi pensas pri la patrino. Tiam ĝi oscedis. Poste ĝi ĉirkaŭrigardis al la aliaj hundoj, ĉiuj silentaj, gravmienaj kaj dignoplenaj.

Ĝi rigardis al la buldogo, sensonĝe dormanta dekstre. Ĝi rigardis al la pudelo, rekta kaj fiera, maldekstre. Tiam, sen ia averto, sen eĉ ombro de incito, ĝi mordis la pli proksiman antaŭkruron de tiu pudelo kaj bleko de doloro sonis tra Ia trankvilaj ombroj de tiu vestiblo.

La rezulto de ĝia unua eksperimento ŝajnis al ĝi tre kontentiga, ĝi do decidis daŭrigi kaj ĉiujn vigligi. Ĝi saltis trans la pudelon kaj forte atakis ŝafhundon, la ŝafhundo vekiĝis kaj tuj komencis furioze kaj brue interbatali kun la pudelo. Tiam Fosĉjo revenis al sia loko, prenis la dogon ĉe la orelo kaj penis tiun forĵeti; la dogo, besto strange senpartia, atakis ĉion atingeblan, inkluzive la vestiblopordiston, kio donis okazon al tiu kara eta vulphundo ĝui propran seninterrompan batalon kun samintenca jorkŝira hundaĉo.

Kiu konas la hundan naturon, tiun oni ne bezonas informi, ke jam ĉiuj aliaj hundoj en la ĉambro interbatalis, kvazaŭ de la batalo dependus ilia kameno kaj hejmo. La grandaj hundoj batalis unu kontraŭ la alia, sen distingo; la malgrandaj hundoj interbatalis inter si kaj la liberan tempon plenigis mordante la krurojn de la grandaj hundoj.

La tuta vestiblo fariĝis perfekta pandemonio kaj la bruego estis terura. La homoj kolektiĝis ekstere en Haymarket kaj demandis, ĉu estas paroĥa kunsido; aŭ se ne, kiu estas murdata kaj kial? Alvenis viroj kun stangoj kaj ŝnuroj kaj penis apartigi la hundojn, kaj oni venigis policanojn.

Meze de la tumulto tiu ĉarma junulino revenis kaj prenis en la brakojn sian ĉarman hundeton (ĝi jam malsanigis la hundaĉon por monato kaj nun havis la mienon de novnaskita ŝafido), ĝin kisis kaj demandis, ĉu ĝi estas mortigita, kaj kion faris al ĝi tiuj grandaj aĉaj hundbestoj; ĝi sin apogis tute al ŝi kaj rigardis supren al ŝia vizaĝo per rigardo, kiu kvazaŭ diris:
”Ho, kiel mi ĝojas, ke vi venis por porti min for de ĉi tiu hontinda sceno!”

Ŝi diris, ke la administrantoj de la magazeno tute ne rajtas grandajn sovaĝajn bestojn, kiaj estas tiuj aliaj hundoj, enlasi en ĉambron, kie estas hundoj de respektindaj homoj, kaj ke ŝi sentas deziron procesi kontraŭ iu.

Tia estas la naturo de vulphundoj; mi tial ne riproĉas al Montmorency lian emon malpaci kun katoj; tamen li bedaŭris, ke tiun matenon li lasis sin regi de tio.

Kiel mi jam diris, ni estis revenantaj de nia bano kaj duonvoje sur la ĉefstrato kato eliris el unu el la domoj antaŭ ni kaj ekpaŝis tra la strato. Montmorency eligis krion de ĝojo — la krion de severa batalisto, kiu vidas la malamikon liverata en liajn manojn — tian krion, kian Cromwell eble eligis, kiam la skotoj malsupreniris la monteton, — kaj fluge sekvis sian viktimon.

Lia viktimo estis granda nigra virkato. Mi neniam vidis pli grandan katon, nek pli aĉaspektan katon. Ĝi jam perdis duonon de la vosto, unu orelon kaj sufiĉe grandan parton de la nazo. Ĝi estis longa, tendena besto. Ĝi havis trankvilan, kontentan mienon.

Montmorency atake kuregis al tiu kompatinda kato je la rapideco de dudek mejloj hore; tamen la kato ne rapidis — ne ŝajnis kompreni, ke ĝia vivo estas en danĝero. Ĝi paŝetis kviete antaŭen, ĝis la volonta murdisto estis proksimume unu metron for, kaj tiam ĝi sin turnis kaj sidiĝis meze de la vojo kaj rigardis al Montmorency kun milda, demandanta mieno, kiu diris:
— Jes! Vi min volas?

Ne mankas kuraĝo al Montmorency; tamen en la rigardo de tiu kato estis io, kio verŝajne glaciigus la koron de plej sentima hundo. Li haltis abrupte kaj rigardis la virkaton.

Nek unu nek la alia parolis, tamen tre evidente oni povis facile imagi la jenan interparoladon:
La kato: Ĉu mi povas servi al vi?

Montmorency: Ne — ne, dankon.

La kato: Ne timu paroli, se ion vi deziras.

Montmorency (irante malantaŭen sur la ŝoseo): Ho, ne — tute ne — certe —ne ĝenu vin. Mi — mi timas, ke mi eraris.

Mi kredis, ke mi vin konas. Mi bedaŭras, ke mi vin ĝenis.

La kato: Ne menciinde — estas plezure. Ĉu vi estas certa, ke vi nenion deziras, nu?

Montmorency (ankoraŭ irante malantaŭen) : Tute ne, dankon — tute ne — tre ĝentila vi estas. Bonan matenon.

La kato: Bonan matenon.

Tiam la kato leviĝis kaj daŭrigis la promenon; Montmorency tion, kion li nomas vosto, zorge metis en ĝian kanelaĵon, revenis al ni, kaj prenis modestan postenon malantaŭe.

Eĉ hodiaŭ, se vi diras al Montmorency la vorton ”Katoj!”

li videble kuntiriĝos kaj rigardos vin kortuŝe, kvazaŭ dirante:
—Ne faru tion, mi petas.

Post la matenmanĝo ni iris butikumi kaj provizis la boaton per nutraĵoj sufiĉaj por tri tagoj. Georgo diris, ke ni devus kunporti legomojn, ke ne estas sanige ne manĝi legomojn. Li diris, ke ili estas facile kuireblaj, kaj ke pri tio li zorgos mem; ni do aĉetis dek funtojn da terpomoj, bugelon da pizoj kaj kelkajn brasikojn. Ĉe la hotelo ni haviĝis bifstekan pasteĉon, du grostortojn kaj ŝafofemurajon; fruktojn, kukojn, panon buteron, konfitaĵon, lardon kaj ovojn; ni akiris aliajn nutraĵojn en diversaj partoj de la urbo.

Nian foriron el Marlow mi konsideras unu el niaj plej grandaj sukcesoj. Ĝi estis dignoplena kaj impona kaj samtempe ne estis parada. Ĉe ĉiuj vendejoj, kiujn ni vizitis, ni insiste petis, ke la aĉetaĵojn oni tuj sendu kun ni. Ni ne volis ilian: ”Jes, sinjoro, mi tuj alsendos ilin: la knabo estos tie antaŭ vi, sinjoro” kaj post longa atendado sur la kajeto reiri dufoje al la butiko por malpaci kun la homoj tie. Ni atendis, ĝis la korbo estis plenpakita, kaj la knabon kunprenis kun ni.

Multajn butikojn ni vizitis, ĉe ĉiu uzante ĉi tiun principon; la sekvo estis, kiam ni finis, ke ni havis ĉirkaŭ ni la plej belan aron de buboj, kiun la koro povas deziri; nia fina marŝado laŭlonge de la mezo de la ĉefstrato ĝis la rivero sendube estis la plej impona spektaklo, kiun Marlow de tre longa tempo vidis.

La ordo de la procesio estis jena:
Montmorency, portanta bastonon.

Du aĉaspektaj hundaĉoj, amikoj de Montmorency.

Georgo, portanta paltojn kaj lankovrilojn kaj fumanta mallongan pipon.

Harris, penanta marŝi kun facila gracio, dum li portis ŝvelintan valizon per unu mano kaj botelon da citronsuko per la alia.

Knabo de la legomvendisto kaj knabo de la bakisto, kun korboj.

Botpurigisto de la hotelo, portanta korbegon.

Knabo de la sukeraĵisto, kun korbo.

Longharara hundo.

Knabo de la fromaĝisto, kun korbo.

Faktoto, portanta sakon.

Intima amiko de la faktoto, kun manoj en la poŝoj, fumanta mallongan pipon.

Knabo de la fruktvendisto, kun korbo.

Mi, portanta tri ĉapelojn kaj paron da botoj kaj penanta aspekti, kvazaŭ tion mi ne scius.

Ses malgrandaj buboj kaj kvar vagantaj hundoj.

Kiam ni alvenis al la kajeto, la boatisto diris:
—Mi vidu, sinjoro; ĉu via estas la vaporŝalupo aŭ la domboato?

Kiam ni informis lin, ke ĝi estas duremila kanoto, li ŝajnis iom surprizita.

Tiun matenon nin multe ĝenis vaporŝalupoj. Estis tuj antaŭ la Henley-semajno, kaj ili alvenadis are; kelkaj iris solaj, aliaj trenis domboatojn. Vaporŝalupojn ni malamas: mi supozas, ke ilin malamas ĉiu remulo. Mi neniam vidas vaporŝalupon sen senti, ke mi ŝatus tromplogi ĝin al soleca parto de la rivero, kaj tie, en silento kaj soleco, ĝin sufoki.

Estas en vaporŝalupo ia bruema aroganteco, kiu lerte scias inciti ĉiun malbonan instinkton en mia naturo kaj mi sopiras al la bona malnova tempo, kiam vi povis iri al homoj por diri, kion vi pensas pri ili, per hakileto kaj pafarko kaj sagoj. La mieno de la viro, kiu staras en la malantaŭo, kun la manoj en la poŝoj, fumanta cigaron, sufiĉas por rajtigi atencon kontraŭ la publika ordo; la sinjoreca fajfo, ordonanta, ke vi forigu vin de la vojo, certigus, mi estas konvinkita, verdikton de ”pravigebla hommortigo” flanke de iu ajn asizo de riverhomoj.

Ili devis fajfi, por ke ni nin forigu el ilia vojo. Se mi povas diri, sen ŝajni fanfaronema, mi kredas, ke mi povas diri honeste, ke nia malgranda boato dum tiu semajno kaŭzis pli da ĝeno, prokrasto kaj ĉagreno al la vaporŝalupoj, kiujn ni renkontis, ol la tuta cetera boataro sur la rivero.

—Vaporŝalupo alvenas! — unu el ni krias, vidante la malamikon en la malproksimo — kaj post momento ĉio estas preta por ĝia akcepto. Mi prenas la ŝnurojn, Harris kaj Georgo sidiĝas apud mi, ĉiu kun la dorso al la ŝalupo, kaj la boato kviete drivas al la rivermezo.

Antaŭen venas la ŝalupo, fajfanta, kaj antaŭen iras ni, drivantaj. Je la distanco de ĉirkaŭ cent metroj, ĝi komencas fajfadi freneze, la homoj kliniĝas super la rando kaj brukrias al ni; sed ni neniam aŭdas ilin! Harris rakontas al ni anekdoton pri la patrino kaj Georgo kaj mi eĉ por mondoj ne maltrafus eĉ unu vorton. Tiam tiu ŝalupo eligas unu finan fajfkriegon, kiu preskaŭ krevigas la kaserolon, retroigas la maŝinaron kaj haltigas la vaporon kaj, por eviti nin, surteriĝas; ĉiuj surŝipe kuras al la antaŭparto kaj kriegas al ni, la homoj sur la bordo staras kaj krias al ni kaj ĉiuj aliaj preterpasantaj boatoj haltas kaj enmiksiĝas, ĝis la tuta rivero en la rondo de kelkaj mejloj supre kaj malsupre estas en stato de freneza tumulto.

Harris tiam interrompas sian rakonton meze de la plej interesa parto, levas la okulojn kun milda surpriziĝo kaj diras al Georgo:
—Nu, Georgo, Dio nin benu, se ne estas tie vaporŝalupo!

Georgo respondas:
—Nu, ĉu vi scias, mi pensis, ke mi aŭdas ion!

Ĉe tio ni nerve ekscitiĝas kaj konfuziĝas kaj ne scias kiamaniere forigi la boaton el la vojo, la homoj en la ŝalupo kolektiĝas kaj instruas al ni:
—Tiru per via dekstra — vi, idioto! malantaŭen per via maldekstra. Ne, ne vi — la alia — lasu la ŝnurojn, ĉu vi ne povas?

— nun, ambaŭ kune. Ne tiel. Ho, vi ... !

Tiam ili mallevas boaton kaj venas helpi nin; post kvaronhora penado ili sukcesas tute forigi nin el sia vojo, tiel ke ili povas pluiri; ni tre dankas ilin kaj petas, ke ili nin trenu iomete. Sed ili neniam faras la komplezon.

Alia bona rimedo, kiun ni elpensis por inciti la aristokratan tipon de vaporŝalupo, estis rigardi la homojn laborista ekskurso kaj demandi ilin, ĉu ili estas la dungitaro de sinjoroj Cubit aŭ la Bermondsey-bontemplanoj, kaj ĉu ili povas pruntedoni al ni kaserolon.

Maljunaj sinjorinoj, ne alkutimiĝintaj al la rivero, ĉiam timetas la vaporŝalupojn. Mi memoras, kiel foje mi veturis de Staines al Windsor — etendaĵo de akvo, kie eksterordinare abundas ĉi tiuj meĥanikaj monstraĵoj — kun grupo enhavanta tri sinjorinojn de tiu speco. Estis tre ekscite. Ĉe la unua vido de ĉiu vaporŝalupo, kiu videbliĝis, ili nepre albordiĝis kaj sidiĝis sur la bordo, ĝis ĝi denove malaperis el la vido. Ili diris, ke ili tre bedaŭras, tamen al la propra familio ili havas la devon ne meti sin en danĝeron.

Ĉe la Hamilton-kluzo ni trovis, ke mankas al ni akvo; ni do prenis la kruĉon kaj aliris la domon de la kluzgardisto por peti iom da ĝi.

Georgo estis nia proparolanto. Li surmetis allogan rideton, kaj diris:
—Ho, ĉu vi bonvolas doni al ni iom da akvo?

—Certe, — respondis la maljunulo; — prenu tiom, kiom vi volas, kaj lasu la ceteron.

—Multan dankon, — murmuretis Georgo, ĉirkaŭrigardante.

— Kie, kie vi ĝin konservas?

—Ĝi estas ĉiam en la sama loko, mia knabo, — estis la flegma respondo; — ĝuste malantaŭ vi. — Mi ne vidas ĝin, — diris Georgo, sin turnante.

—Jen, Dio min benu, kie estas viaj okuloj? — komentis la viro, turnante Georgon kaj montrante laŭlonge de la rivereto. — Estas da ĝi sufiĉe por esti videbla, ĉu ne?

—Ho! — Georgo kriis, komprenante; — tamen ni ne povas trinki la riveron!

—Ne; sed iom da ĝi vi povas trinki, respondis la maljunulo. — Tion mi trinkas jam de dekkvin jaroj.

Georgo diris al li, ke lia aspekto, post la kuracado, ne ŝajnas sufiĉe bona reklamo por la medikamento; ke li mem ĝin prefere havus el pumpilo.

Ni havigis iom da akvo ĉe dometo iom pli supre.

Verŝajne ankaŭ tio estis nur riverakvo, se ni scius la veron.

Tamen ni ne sciis, do ĝi taŭgis. Kion la okulo ne vidas, pri tio la stomako ne maltrankviliĝas.

Ni provis riverakvon unufoje, poste en la sezono, tamen kun ĝi ni ne havis feliĉon. Ni estis remantaj kun la fluo kaj haltis por temanĝo en flankakvo apud Windsor. Nia kruĉo estis malplena kaj ni devis aŭ ne havi temanĝon aŭ preni akvon el la rivero. Harris estis favora al riskado. Li diris, ke ni nenion riskas, se ni boligas la akvon. Li diris, ke la diversajn mikrobojn de veneno enestantaj en la akvo mortigos la boligo. Ni do plenigis kaserolon per tamiza flankakvo kaj ĝin boligis; tre zorge ni certiĝis, ke ĝi bolas.

Ni pretigis la teon, kaj ĵus metis nin komfortaj por ĝin trinki, kiam Georgo, kun la taso duonvoje al la lipoj, haltis kaj kriis:
—Kio estas tio?

—Kio estas kio? — demandis Harris kaj mi.

—Nu, tio! — diris Georgo, rigardante okcidenten.

Harris kaj mi sekvis lian rigardon, kaj vidis, ke sur la malrapida fluo alproksimiĝas al ni hundo. Ĝi estis unu el la plej kvietaj kaj trankvilaj hundoj, kiujn mi iam vidis. Mi neniam renkontis hundon, kiu ŝajnis pli kontenta, kun animo pli trankvila. Ĝi naĝis reveme sur la dorso, kun la kvar piedoj rekte starantaj en la aero. Ĝi estis tio, kion mi nomus dikkorpa hundo, kun plenkreskanta brusto. Antaŭen ĝi venis, serena, dignoplena kaj trankvila, ĝis ĝi estis flanke de nia boato, kaj tie, inter la junkoj, ĝi haltis, kaj metis sin en komforton por la nokto.

Georgo diris, ke li ne volas havi teon, kaj verŝis la enhavon de sia taso en la akvon. Ankaŭ Harris ne sentis sin soifa kaj faris la samon. Mi jam trinkis duonon de la mia, kion mi nun bedaŭris.

Mi demandis Georgon, ĉu li opinias, ke estas probable, ke mi havos tifon.

Li diris: ”Ho, ne”; li opiniis, ke mi havas tre bonan ŝancon saviĝi de ĝi. Ĉiukaze, mi scios post ĉirkaŭ du semajnoj, ĉu mi havas ĝin aŭ ne.

Ni veturis laŭ la flankakvo ĝis Wargrave. Tio estis pli rekta vojo, kondukanta el la dekstra bordo duonmejlon super la Marsh-kluzo kaj ĝi bone valoras la penon laŭiri ĝin, ĉar ĝi estas beleta, ombra peceto de la rivereto kaj krome, per ĝi oni ŝparas al si preskaŭ duonmejlon da distanco.

Ĝia eniro estas kompreneble punktita per fostoj kaj ĉenoj kaj ĉirkaŭita de aviztabuloj, minacantaj per ĉiaspecaj turmentoj, enkarcerigo kaj morto al ĉiu, kiu kuraĝas remi sur ĝia akvo — mi miras, ke kelkaj el tiuj riverbordaj kruduloj ne faras pretendon pri la aero super la rivero kaj ne minacas ĉiun, kiu ĝin spiras, per monpuno de kvardek ŝilingoj — tamen la fostoj kaj ĉenoj estas facile eviteblaj per iom da lerto; koncerne la aviztabulojn, vi povas, se vi disponas kvin liberajn minutojn kaj estas neniu en la ĉirkaŭaĵo, unu-du el ili depreni kaj ĵeti en la akvon.

Duonvoje sur la flankakvo ni elboatiĝis kaj lunĉis; estis ĉe la lunĉo, kiam Georgo kaj mi ricevis iom nervstreĉan skuon.

Ankaŭ Harris ricevis skuon; sed mi ne opinias, ke la skuo de Harris povis esti same severa kiel la skuo, kiun la afero donis al Georgo kaj mi.

Jen kio okazis: ni sidis sur herbejo, je ĉirkaŭ dek metroj de la riverbordo, kaj ni ĵus metis nin en komforton por la manĝo.

Harris tenis la bifstekan pasteĉon sur la genuoj kaj estis ĝin tranĉanta kaj Georgo kaj mi atendis, prete tenantaj niajn telerojn.

—Ĉu tie vi havas kuleron? — diras Harris; — mi deziras kuleron por elpreni la sukon.

La korbego estis tuj malantaŭ ni kaj Georgo kaj mi ambaŭ turnis nin por preni kuleron. Ne pasis kvin sekundoj dum ni havigis ĝin. Kiam ni rerigardis, Harris kaj la pasteĉo estis for!

Estis vasta, libera kampo. Ne estis unu arbo aŭ peco de kreskaĵbarilo en la rondo de centoj da metroj. Li ne povis falpuŝiĝi en la riveron, ĉar ni estis inter li kaj la akvo kaj por tio li bezonus grimpi super nin.

Georgo kaj mi ĉirkaŭrigardis ĉiudirekte. Poste ni rigardis unu la alian.

—Ĉu oni perforte tiris lin en la ĉielon? — mi demandis.

—Estas apenaŭ verŝajne, ke oni tirus ankaŭ la pasteĉon, — diris Georgo.

Ŝajnis esti iom da graveco en ĉi tiu kontraŭdiro, tial ni forĵetis la ĉielan teorion.

—Mi supozas, ke la fakta vero estas, — proponis Georgo, irante al la banala kaj praktika, — ke okazis tertremo.

Tiam li diris plue, kun iom da malĝojo en sia voĉo: — Mi bedaŭras, ke li estis tranĉanta tiun pasteĉon.

Kun ĝemo, ni turnis niajn okulojn ankoraŭ unu fojon al la loko, kie oni vidis Harris kaj la pasteĉon la lastan fojon sur la tero; tie, dum nia sango glaciiĝis en niaj vejnoj kaj niaj haroj hirtiĝis, ni vidis la kapon de Harris — kaj nenion krom la kapo, elstaranta rekte supren inter la altkreska herbo, kun la vizaĝo tre ruĝa kaj portanta mienon de granda indigno!

Georgo unua sin regis.

—Parolu! — li kriis, — kaj diru al ni, ĉu vi vivas aŭ mortis — kaj kie estas via cetera parto?

—Ho, ne estu stulta azeno! — diris la kapo de Harris. — Mi kredas, ke vi intence faris tion.

—Faris kion? kriis Georgo kaj mi.

—Nu, igis min sidiĝi ĉi tie — diable malsaĝa ruzaĵo! Jen, prenu la pasteĉon.

El la mezo de la tero, kiel ŝajnis al ni, leviĝis la pasteĉo — tre kunmiksita kaj difektita; kaj post ĝi grimpis Harris — ĉifita, malpura kaj malseka.

Li estis sidanta, sen scii tion, ĝuste sur la rando de malgranda kanaleto, kiun la longa herbo kaŝis de lia vido; kliniĝinte iom malantaŭen, li falis en la kavaĵon kune kun la pasteĉo.

Li diris, ke neniam en la vivo li estis tiel surprizita, kiel kiam li sentis sin falanta kaj ne povis diveni, kio okazas. Li kredis unue, ke jam venas la fino de la mondo.

Harris kredas ĝis la hodiaŭa tago, ke ĉion tion antaŭplanis Georgo kaj mi. Tiel eĉ la plej senkulpajn persekutas la maljusta suspektemo: ĉar, kiel la poeto diras: ”Kiu povas sin savi kontraŭ kalumnio?”

Ja kiu?

Ĉapitro XIV

Wargrave — Vaksfiguroj — Sonning — Nia stufaĵo — Montmorency estas sarkasma — Batalo inter Montmorency kaj la tekaserolo — La banĝo-studoj de Georgo — Renkontas malkuraĝigon — Malfacilaĵoj de la muzikema amatoro — Lernado de sakŝalmludado —Harris sentas sin malgaja post la vespermanĝo — Georgo kaj mi iras promeni — Revenas malsataj kaj malsekaj — Estas en Harris ia strangeco — Harris kaj la cignoj, rimarkinda rakonto — Harris pasigas maltrankvilan nokton

Post la lunĉo nin kaptis venteto, kiu portis nin malrapide preter Wargrave kaj Shiplake. Dolĉigita de la dormiga sunlumo de somera posttagmezo Wargrave, kuŝanta ĉe kurbiĝo de la rivero, prezentas ĉarman malnovan bildon, dum vi preterpasas, bildon, kiu longe restas sur la retino de la menso.

”Georgo” kaj ”Drako” en Wargrave fieras pri montrotabulo, kies unu flankon pentris Leslie, reĝa artisto, kaj la alian Hodgson, de la sama speco. Leslie bildigis batalon; Hodgson imagis la scenon ”Post la batalo” — Georgo, farinte sian laboron, ĝuis sian trinkon de biero.

Day, la verkinto de Sandford kaj Merton, vivis kaj — por pli da kredito al la loko — estis mortigita en Wargrave. En la preĝejo estas memoraĵo al sinjorino Sarah Hill, kiu testamentis unu pundon ĉiujare, dividotan paske inter du knaboj kaj du knabinoj, kiuj ”neniam malobeis al siaj gepatroj; kiujn oni neniam aŭdis blasfemi aŭ mensogi, kiuj neniam ŝtelis aŭ rompis fenestrojn.” Imagu al vi, fordoni ĉion tion por kvin ŝilingoj ĉiujare! Ĝi ne valoras la penon!

En la urbo oni diras, ke foje, antaŭ multaj Jaroj, aperis knabo, kiu fakte neniam faris ĉi tiujn malbonaĵojn — almenaŭ, kaj jen ĉio, kion oni postulis aŭ povis esperi, oni neniam sciis, ke li faris ilin — kaj tiel gajnis la glorkronon. Oni montris lin dum la sekvantaj tri semajnoj en la urbodomo, sub vitra ŝirmilo.

Kio poste okazis al la mono, neniu scias. Oni diras, ke ĝi estas ĉiam transdonita al la plej proksima ekspozicio de vaksfiguroj.

Shiplake estas beleta vilaĝo, sed ĝi ne estas videbla de la rivero, ĉar ĝi troviĝas sur monteto. Tennyson edziĝis en la preĝejo de Shiplake.

La rivero ĝis Sonning serpentumas inter multaj insuloj kaj estas tre serena, silenta, kaj soleca. Nur malmultaj homoj, escepte de unu-du paroj de geamantoj, laŭiras ĝiajn bordojn, kiam krepuskiĝas. La laboriston kaj la lordon oni jam postlasis ĉe Henley kaj la malgajigan, malpuran Reading oni ankoraŭ ne atingis. Ĝi estas tiu parto de la rivero, kie oni volonte revas pri pasintaj tagoj, malaperintaj figuroj kaj vizaĝoj kaj pri tio, kio estus povinta esti, sed ne estis, la infero ĝin prenu!

Ni albordiĝis ĉe Sonning kaj promenis en la vilaĝo. Ĝi estas la plej fe-simila anguleto sur la tuta rivero. Ĝi similas pli al teatra vilaĝo ol al vilaĝo konstruita per brikoj kaj mortero.

Ĉiun domon sufokas la rozoj, kiuj nun, en junio, floras en nubojn de ĉarma beleco. Se vi restas en Sonning, loĝigu vin ĉe ”Virbovo” malantaŭ la preĝejo. Ĝi estas vera bildo de malnova kampara hoteleto kun verda, kvadrata korto antaŭe kie, sur benkoj sub la arboj, la maljunuloj vespere kolektiĝas por trinki sian bieron kaj klaĉi pri la vilaĝa politiko: kun malaltaj, kuriozaj ĉambroj kaj latisfenestroj kaj maloportunaj ŝtuparoj kaj serpentumantaj koridoroj.

Proksimume unu horon ni vagadis en la ĉarma Sonning kaj tiam, ĉar estis jam tro malfrue por veturi antaŭen preter Reading, ni decidis reiri al unu el la Shiplake-insuloj kaj tie pasigi la nokton. Estis ankoraŭ frue, kiam ni jam ĉion pretigis, kaj Georgo diris, ke ĉar ni havas multe da tempo, estas bona okazo por provi bonan, grandiozan vespermanĝon. Li diris, ke li montros al ni, kio estas farebla, kiam temas pri kuirado ĉe la rivero, kaj proponis, ke el la legomoj kaj la restaĵo de la malvarma bovaĵo kaj la ĝeneralaj ceteraĵoj ni faru irlandan stufaĵon.

Tio ŝajnis rava ideo. Georgo kolektis lignon kaj bruligis fajron, dum Harris kaj mi komencis senŝeligi terpomojn. Mi neniam estus kredinta, ke senŝeligado de terpomoj estas tia entrepreno. La laboro montriĝis la plej granda afero en sia speco, en kiun mi iam enmiksiĝis. Ni komencis gaje, mi povus diri frivole, sed nia korfacileco jam estis for antaŭ ol ni estis pretaj kun la unua terpomo. Ju pli ni senŝeligis, des pli da ŝelo ŝajne restis; kiam ni estis forigintaj la tutan ŝelon kaj eligintaj ĉiujn okulojn, restis neniom da terpomo — almenaŭ nenio menciinda. Georgo alvenis kaj ĝin rigardis — ĝi havis proksimume la grandon de nukskerno. Li diris:
—Ho, tio ne taŭgas! Vi malŝparas ilin. Vi devas ilin skrapi.

Ni do skrapis ilin kaj tio estis pli malfacila laboro ol la senŝeligado. Tre nekutiman formon havas terpomoj — ilia tuta eksteraĵo estas ŝvelaĵoj kaj verukoj kaj kavaĵoj. Ni daŭre laboris dudek kvin minutojn kaj finpreparis kvar terpomojn. Tiam ni strikis. Ni diris, ke ni bezonos la reston de la vespero por skrapi nin mem.

Neniam mi vidis ion, kio povas tiel malpurigi la homon kiel terpomskrapado. Nur malfacile oni povas kredi, ke la terpomskrapaĵoj, en kiuj staris Harris kaj mi, duonkovritaj, venis de kvar terpomoj. Tio montras al vi, kio povas rezulti el ŝparemo kaj zorgemo.

Georgo diris, ke estas absurde havi nur kvar terpomojn en irlanda stufaĵo, ni do lavis ankoraŭ kelkajn kaj enmetis ilin kun ŝeloj. Ni enmetis ankaŭ brasikon kaj ĉirkaŭ kvin litrojn da pizoj. Georgo kirlis la tuton kaj poste diris, ke ŝajne restas ankoraŭ multe da loko, ni do traserĉis ambaŭ korbegojn, elprenis ĉiujn pecetojn kaj restaĵojn kaj aldonis ilin al la stufaĵo.

Restis duono da porkaĵa pasteĉo kaj iom da malvarma bolkuirita lardo kaj ankaŭ ilin ni enmetis. Poste Georgo trovis duonskatolon da salma konservaĵo kaj li ĵetis ĝin en la poton.

Li diris, ke tio estas la avantaĝo de irlanda stufaĵo: vi liberiĝas de tiom da superfluaĵoj. Mi aperigis duon da krevintaj ovoj kaj ankaŭ ilin ni enmetis. Georgo diris, ke ili densigos la viandsaŭcon.

La aliajn ingrediencojn mi forgesis, tamen mi scias, ke ni malŝparis nenion; mi memoras, ke antaŭ la fino Montmorency, kiu la tutan tempon montris grandan intereson pri la agado, foriris malrapide kun serioza kaj pensema mieno kaj reaperis post kelkaj minutoj kun mortinta akvorato en la buŝo, kiun li evidente deziris donaci kiel sian kontribuon al la manĝo; mi ne povas diri, ĉu sarkasme aŭ pro ĝenerala deziro kunhelpi.

Ni diskutis, ĉu la raton ni enmetu aŭ ne. Harris diris, ke li opinias, ke ĝi estos tute bona, kunmiksita kun la aliaj aĵoj, kaj ke ĉiu iometo servas; Georgo tamen tenis sin ĉe precedenco.

Li diris, ke li neniam aŭdis pri akvoratoj en irlanda stufaĵo, kaj ke li preferus esti prudenta kaj ne eksperimentus.

Harris diris:
—Se ion novan vi neniam provas, kiel vi povas scii, kia ĝi estas? Estas homoj, kiel vi, kiuj malhelpas la progreson de la mondo. Pensu pri la viro, kiu kiel unua provis germanan kolbason!

Ĝi estis granda sukceso, tiu irlanda stufaĵo. Mi kredas, ke neniun manĝon mi ĝuis pli. Estis en ĝi io ege freŝa kaj pikanta. La palato tre laciĝas pro la malnovaj banalaĵoj; jen estis manĝo kun nova gusto, kun gusto simila al nenio alia sur la tero.

Krome ĝi estis nutra. Kiel diris Georgo, estis en ĝi bona materialo. La pizoj kaj terpomoj povus esti iom pli molaj, sed ni ĉiuj havas bonajn dentojn, do tio ne gravis: kaj koncerne la viandsaŭcon, ĝi estis poemo — eble iom tro spica por malforta stomako, tamen nutra.

Ni finis per teo kaj ĉeriza torto. Dum la tetrinkado Montmorency interbatalis kun la kaserolo kaj forte malvenkis.

Dum la tuta vojaĝo li montris grandan scivolemon pri la kaserolo. Li kutimis sidi kaj ĝin rigardi, dum la akvo bolis, kun konfuziĝinta mieno, kaj de tempo al tempo penis ĝin inciti murmuregante al ĝi. Kiam ĝi komencis ŝpruci kaj eligi vaporon, tion li rigardis kiel batalinviton kaj volis batali kontraŭ ĝi, tamen ĝuste en tiu momento iu ĉiam alkuregis kaj forportis lian viktimon antaŭ ol li povis ĝin atingi.

Hodiaŭ li intencis nepre antaŭiĝi. Je la unua sono farita de la kaserolo li leviĝis murmuregante kaj marŝis rekte al ĝi kun minacanta sinteno. Ĝi estis nur malgranda kaserolo, tamen ĝi estis plena de kuraĝo kaj ĝi atakis kraĉante al li.

—Ha! ĉu! — murmuregis Montmorency, montrante la dentojn; — mi instruos al vi ne impertinenti al laborema, respektinda hundo; vi mizera, longnaza, malpura kanajlo. Venu!

Li kuregis al la kompatinda kaseroleto kaj ĝin kaptis ĉe la nazo.

Tiam tra la vespera kvieto sonis sangonfrostiga bleko, Montmorency forlasis la boaton kaj faris sanpromenon trifoje ĉirkaŭ la insulo je la rapideco de tridek kvin mejloj hore, haltante de tempo al tempo por enterigi la nazon en iom da malvarma ŝlimo.

De tiu tago Montmorency rigardis la kaserolon kun miksaĵo de respekto, suspekto kaj malamo. Ĉiufoje kiam li vidis ĝin, li kutimis murmuregi kaj malantaŭeniri tre rapide, kun vosto malsupre tenata, kaj en la momento, kiam oni ĝin metis sur la fornon, li tuj grimpis el la boato kaj sidiĝis sur la bordo, ĝis finiĝis la tuta afero pri la teo.

Post la vespermanĝo Georgo eligis sian banĝon kaj deziris ludi, sed Harris kontraŭstaris: li diris, ke lia kapo doloras kaj ke li ne sentas sin sufiĉe forta por tion toleri. Georgo opinias, ke eble la muziko bonefikos sur lin, ke la muziko ofte kvietigas la nervojn kaj forprenas kapdoloron; li sonorigis du-tri notojn nur por montri al Harris, kia ĝi estas.

Harris diris, ke li preferas havi kapdoloron.

Ĝis la hodiaŭa tago Georgo ankoraŭ ne lernis ludi banĝon.

Li renkontis tro da ĝenerala malkuraĝigo. Li klopodis du-tri vesperojn, dum ni estis sur la rivero, iomete ekzerci, sed tio neniam sukcesis. La lingvaĵo de Harris estis sufiĉa por malkuraĝigi iun ajn; aldone al tio Montmorency kutimis sidi kaj ululi senĉese tra la tuta prezentado. Justan ŝancon li ne ricevis.

—Kial li tiel blekegas, kiam mi ludas? — Georgo kutimis kriis indigne, ĵetante al li boton.

—Kial vi tiel ludas, kiam li blekegas? — Harris kutimis respondi, kaptante la boton. — Lasu lin. Li ne povas ne blekegi. Li havas muzikeman orelon, kaj via ludado igas lin blekegi.

Georgo decidis prokrasti la studadon de la banĝo ĝis li revenis hejmen. Tamen eĉ tie li ne trovis multe da ŝanco. Sinjorino P. kutimis supreniri kaj diri, ke ŝi tre bedaŭras — ŝi mem ŝatis lin aŭskulti — sed la sinjorino supre troviĝas en tre delikata stato kaj la kuracisto timas, ke ĝi eble malutilas al la infano.

Poste Georgo eliris kun ĝi malfrue en la nokto kaj ekzercis per ĝi en la placo. Sed la loĝantoj plendis pri tio al la polico kaj iun nokton oni embuskis lin kaj li estis kaptita. La atestaĵo kontraŭ li estis klara kaj li estis devigita ne plu maltrankviligi la publikan ordon dum ses monatoj.

Post tio ŝajne li malkuraĝiĝis pri la afero. Unu-du malfortajn provojn li faris por repreni la laboron, kiam forpasis la ses monatoj, sed ĉiam restis la sama malvarmo — la sama manko de simpatio flanke de la mondo, kontraŭ kiu li devis batali; post kelka tempo li tute malesperiĝis kaj anoncis la instrumenton por vendo je tre rabatita prezo — ”la posedanto ne plu bezonas ĝin” — kaj komencis anstataŭe lerni ludkartajn artifikojn.

Estas senkuraĝiga laboro lerni ludi muzikinstrumenton.

Oni povus kredi, ke la socio, por la propra bono, faros sian plejeblon por helpi al homo akiri la arton de ludado de muzika instrumento. Sed ĝi ne faras!

Foje mi konis junulon, kiu lernis ludi sakŝalmon, kaj vi surpriziĝus, se vi scius, kontraŭ kiom da kontraŭstaro li devis batali. Eĉ ne de la anoj de la propra familio li ricevis tion, kion oni povus nomi aktiva kuraĝigo. Lia patro ekde la komenco la aferon forte kontraŭstaris kaj parolis tute sensente pri la temo.

Mia amiko kutimis leviĝi frue en la mateno por ekzerci, tamen li devis rezigni tiun planon pro sia fratino. Ŝi estis iom piema kaj ŝi diris, ke tiel komenci la tagon ŝajnas terure.

Li anstataŭe tenis sin veka nokte kaj ludis, post kiam la familio jam enlitiĝis, sed eĉ tio ne utilis, ĉar tio havigis al la domo malbonan reputacion. Survoje hejmen malfrue la preterpasantoj haltis ekstere por aŭskulti kaj la sekvantan matenon disfamiĝis tra la urbo, ke terura murdo okazis la antaŭan nokton ĉe sinjoro Jefferson; ili rakontis, kiel ili aŭdis la plorkriojn de la viktimo kaj la brutalajn malbenojn kaj blasfemojn de la murdanto, sekvatajn de peto por kompato kaj la lastan mortantan gargarsonon de la kadavro.

Oni tial permesis, ke li ekzercu dum la tago en la malantaŭa kuirejo kun ĉiuj pordoj fermitaj; tamen liaj plej trafaj partoj ĝenerale estis aŭdataj en la tagĉambro, malgraŭ ĉiuj zorgoj, kaj emociis lian patrinon preskaŭ ĝis larmoj.

Ŝi diris, ke tio memorigas ŝin pri la kompatinda patro (la kompatindulon englutis ŝarko, dum li sin banis ĉe la marbordo de Nova Gvineo — sed ŝi ne povis klarigi, kia estis la interrilato).

Poste oni konstruis por li malgrandan barakon en la fundo de la ĝardeno, je kvaronmejlo de la domo, kaj devigis lin porti tien la muzikilon ĉiufoje, kiam li deziris ĝin funkciigi; kelkfoje venis en la domon vizitanto, kiu sciis nenion pri la afero kaj oni forgesis informi lin kaj averti, kaj li iris promeni en la ĝardeno kaj subite aŭdis tiun sakŝalmon sen esti preta por tio kaj sen scii, kio ĝi estas. Se li estis homo kun forta karaktero, ĝi nur konvulsiigis lin; sed homon kun nur meza intelekto ĝi kutime frenezigis.

Vere oni devas konfesi, ke troviĝas io tre malĝojiga en la fruaj penadoj de amatoraj ludantoj de sakŝalmo. Tion mi sentis mem, aŭskultante mian junan amikon. Tiuj muzikiloj ŝajne estas penige ludeblaj. Necesas, ke vi antaŭ la komenco havu spiron sufiĉan por la tuta melodio — almenaŭ tion mi konkludis, rigardante al Jefferson.

Li kutimis komenci grandioze per sovaĝa, plengorĝa, venu-al-la-batalo-speco de noto, kiu vin fakte ekscitis. Sed li fariĝis pli kaj pli mallaŭta, dum li daŭrigis la ludadon, kaj la lasta strofo kutime kolapsis en la mezo kun ŝpruceto kaj siblo.

Por ludi sakŝalmon vi bezonas bonan sanon.

La juna Jefferson lernis per tiu sakŝalmo ludi nur unu melodion: mi tamen neniam aŭdis plendojn pri la nesufiĉo de lia repertuaro — tute neniujn. Tiu melodio estis ”La Campbell-klananoj alvenas nun!” tiel li diris, tamen lia patro ĉiam insistis, ke ĝi estas ”La kampanuletoj de Skotlando”. Neniu ŝajnis tute certa, kio ĝi estas, tamen ĉiuj konsentis, ke ĝi sonas skote.

Al fremduloj oni permesis tri divenojn, kaj plej multaj ĉiufoje divenis malsaman melodion.

Post la vespermanĝo Harris estis malbonhumora, — mi kredas, ke sendube lin malordigis la stufaĵo: li ne kutimiĝis al eminenta manĝo — Georgo kaj mi tial lasis lin en la boato kaj interkonsentis, ke ni iru promeni en Henley. Li diris, ke li trinkos glason da viskio, fumos plenpipon kaj faros la necesajn aranĝojn por la nokto. Ni kriu, kiam ni revenos, kaj li remos de la insulo kaj nin transportos.

—Ne ekdormu, maljuna knabo, — ni diris ekirante.

—Por tio ne estas multe da risko, dum efikas ĉi tiu stufaĵo, — li gruntis, remante reen al la insulo.

Henley preparis sin por boatfesto kaj estis plena de movado. En la urbo ni renkontis multajn konatojn niajn kaj en ilia agrabla kunesto la tempo forpasis sufiĉe rapide; estis tial preskaŭ la dekunua antaŭ ol ni komencis nian kvarmejlan marŝon al nia hejmo, kiel ni jam lernis nomi nian boateton.

Estis malgaja nokto, iom malvarma, kaj falis maldensa pluvo; trene marŝante tra la mallumaj, silentaj kampoj, mallaŭte interparolante kaj scivolante, ĉu ni iras la ĝustan vojon aŭ ne, ni pensis pri la komforta boato kun la hela lumo radianta tra la streĉita kanvaso; pri Harris kaj Montmorency, pri la viskio kaj ni deziris, ke ni estu tie.

Ni imagis bildon pri ni mem denove en la boato, lacaj kaj iomete malsataj; pri la malhela rivero kaj la senformaj arboj; sub ili, simila al grandega lampiro, nia kara boateto, tiel komforta kaj varma kaj gaja. Ni povis vidi nin tie ĉe la vespermanĝo, mordeti la malvarman viandon kaj pasigi unu al alia grandajn pantranĉaĵojn; ni povis aŭdi la gajan klakadon de niaj tranĉiloj, la ridantajn voĉojn plenigantaj la tutan lokon kaj superfluantaj tra la aperturo en la nokton. Ni rapidis antaŭen por realigi la vizion.

Ni trafis fine la bordvojeton kaj tio nin feliĉiĝis; ĉar antaŭe ni ne estis tro certaj, ĉu ni marŝas al la rivero aŭ for de ĝi, kaj kiam vi estas laca kaj deziras enlitiĝi, tiaj malcertaĵoj vin maltrankviligas. Ni preterpasis Shiplake, kiam la horloĝo sonoris kvaronon antaŭ la dekdua; tiam Georgo diris, enpensiĝinte:
—Vi hazarde memoras, kiu el la insuloj ĝi estas, ĉu?

—Ne, — mi respondis, ankaŭ enpensiĝante. — Mi ne memoras. Kiom da ili estas?

—Nur kvar, — respondis Georgo. — Estos feliĉe, se li estas veka.

—Kaj se ne? — mi demandis; sed ni forpelis tiun penson.

Veninte al la unua insulo, ni kriis, sed ne estis respondo; ni do iris al la dua, kaj provis tie, kaj ricevis la saman rezulton.

—Ho! Nun mi memoras, — diris Georgo; — ĝi estas la tria.

Ni kuris esperplene al la tria, kaj brukriis.

Neniu respondo!

La situacio jam estis serioza. Estis post noktmezo. La hoteloj ĉe Shiplake kaj Henley sendube estis plenplenaj; ni ne povis ĉirkaŭvagi, vekante la dometanojn kaj domokupantojn meze de la nokto por informiĝi, ĉu ili luas ĉambrojn! Georgo proponis, ke ni reiru al Henley kaj batu policanon por tiel akiri dumnoktan loĝadon en la policejo. Tamen ekestis la penso ”Supozu, ke li nur rebatos kaj rifuzos enkarcerigi nin!”

Ni ne povis pasigi la tutan nokton batalante policanojn.

Cetere, ni ne volis troigi la laboron kaj ricevi ses monatojn en malliberejo.

Malesperiĝinte ni provis ĉe tio, kio ŝajnis en la mallumo la kvara insulo, sed ni ne havis pli bonan feliĉon. La pluvo jam falis rapide kaj evidente intencis daŭri. Ni estis tute malsekaj, malvarmaj kaj malfeliĉaj. Ni scivolis, ĉu vere estas nur kvar insuloj, aŭ ĉu pli; aŭ ĉu ni entute estas proksime de la insuloj; aŭ ĉu ni estas ie ajn en la limo de unu mejlo de tie, kie ni devus esti, aŭ tute en la malĝusta parto de la rivero; ĉio ŝajnis tiel stranga kaj alia en la mallumo. Ni komprenis la suferojn de la bubetoj en la arbareto.

Ĝuste kiam ni jam tute malesperiĝis — jes, mi scias, ke tiam en la romanoj kaj rakontoj io ĉiam okazas; sed mi ne povas aliigi tion. Kiam mi komencis ĉi tiun libron, mi nepre intencis, ke en ĉio mi estu severe verema; tia mi restos, eĉ se tiucele mi devos fari uzon de jam trouzitaj frazoj.

Estis ĝuste kiam ni tute malesperiĝis kaj tion mi devas diri.

Do, ĝuste kiam ni tute malesperiĝis, mi subite vidis, iom malsupre, strangan, nenaturan lumeton flagreti inter la arboj sur la kontraŭa bordo. Momenton mi pensis pri fantomoj: ĝi estis tiel ombreca, mistera lumo. La sekvan momenton tamen mi ekopiniis, ke tio estas nia boato, kaj trans la akvon mi eligis kriegon, kiu ŝajnis skui la nokton en ĝia kuŝejo.

Dum minutoj ni atendits senspiraj kaj tiam — ho! plej ĉiela muziko de mallumo! — ni aŭdis la respondan bojon de Montmorency. Ni rekriegis sufiĉe laŭte por veki la sep dormantojn — mem mi neniam povis kompreni, kial necesas pli da bruo por veki sep dormantojn ol unu — kaj post tempo, kiu ŝajnis unu horo, sed kiu estis fakte, mi supozas, ĉirkaŭ kvin minutoj, ni vidis lumigitan boaton rampi malrapide sur la nigraĵo, kaj aŭdis la dormeman voĉon de Harris demandi, kie ni estas.

Estis en Harris neklarigebla strangeco. Tio estis io pli ol ordinara laceco. Li remis la boaton al parto de la bordo, kie estis tute neeble al ni ĝin eniri, kaj tuj endormiĝis. Ni devis kriegadi kaj bruadi por reveki lin kaj enmeti en lin iom da kompreno; sed fine ni sukcesis kaj bone enboatiĝis.

Harris havis malfeliĉan mienon, kiel ni rimarkis, kiam ni eniris la boaton. Li memorigis pri homo, kiu trasuferis malfeliĉon. Ni demandis lin, ĉu io okazis, kaj li diris:
—Cignoj!

Ŝajnis, ke ni ligis la boaton apud cigna nesto, kaj baldaŭ post la foriro de Georgo kaj mi la cignino revenis kaj brue skandalis. Harris ŝin forpelis, ŝi foriris kaj venigis la edzon.

Harris diris, ke li havis plenan batalon kun tiuj du cignoj; tamen fine triumfis kuraĝo kaj lerto kaj li venkis ilin.

Duonhoron poste ili revenis kun dek ok cignoj! Sendube tio estis terura batalo, kiel mi povis kompreni el la rakonto de Harris. La cignoj penis treni lin kaj Montnorency for de la boato kaj dronigi ilin; dum kvar horoj li sin defendis kiel heroo kaj mortvundis ĉiujn kaj ili ĉiuj foriris por morti.

—Kiom da cignoj vi diris, ke estis? — demandis Georgo.

—Tridek du, — respondis Harris, dormeme.

— Vi ĵus diris dek ok, — diris Georgo.

—Ne, mi ne diris, — gruntis Harris; — mi diris dek du. Ĉu vi kredas, ke mi ne povas kalkuli?

Kio estis la veraj faktoj pri tiuj cignoj, tion ni neniam eksciis. Pri la temo ni pridemandis Harris la sekvantan matenon, kaj li diris, ”Kiuj cignoj?” kaj ŝajne kredis, ke Georgo kaj mi sonĝis.

Ho, kiel rave estis sin trovi sekure en la boato post niaj penadoj kaj timoj! Georgo kaj mi manĝis bonan vespermanĝon, poste ni trinkus viskion, se ni estus povintaj trovi la viskion, sed ni ne povis. Ni demandis Harris pri tio, kion li faris kun ĝi; sed li ŝajne ne sciis, kion ni volas diri per ”viskio” aŭ entute pri kio ni parolas. Montmorency aspektis, kvazaŭ li scius ion, sed diris nenion.

Tiun nokton mi dormus bone kaj mi estus dorminta eĉ pli bone, se Harris ne estus tie. Mi nebule memoras, ke minimume dek du fojojn dum la nokto min vekis Harris, ĉirkaŭvaganta en la boato kun lantemo kaj serĉanta siajn vestojn. Ŝajnas, ke pri siaj vestoj li estis maltrankvila la tutan nokton.

Dufoje li ellitigis Georgon kaj min por vidi, ĉu ni kuŝas sur lia pantalono. La duan fojon Georgo, tute furioziĝis.

—Je la tondro! Por kio vi deziras vian pantalonon meze de la nokto? — li demandis indigne. — Kial vi ne kuŝiĝas kaj endormiĝas?

La sekvantan fojon, kiam mi vekiĝis, mi trovis lin maltrankvila pro tio, ke li ne povas trovi siajn ŝtrumpetojn; mia lasta nebula memoro estis, ke oni min rulas sur mian flankon kaj ke mi aŭdas Harris murmureti ion pri tio, ke estas strange, kie povas esti lia ombrelo.

Ĉapitro XV

Mastrumaj laboroj — Amo al laboro — La malnova riverulo, kion li faras kaj kion li diras, ke li faris — Skeptikeco de la nova generacio — Fruaj boatveturadaj rememoroj — Flosado — Georgo paradas grandioze — La maljuna boatisto, lia metodo — Tiel serena, tiel plena de trankvilo — La komencanto — Prametveturado — Malfeliĉa akcidento — Plezuroj de amikeco — Velveturado, mia unua sperto — Eblaj klarigoj, kial ni ne dronis

Ni vekiĝis malfrue la sekvantan matenon kaj je la insista peto de Harris manĝis simplan matenmanĝon, kun ”neniuj frandaĵoj”. Poste ni reestigis la purecon kaj ĉion ordigis (daŭra laboro, kiu donis al mi sufiĉe klaran enrigardon en la demandon, pri kiu mi ofte cerbumis — nome, kiamaniere virino, kiu havas en la manoj la laboron de nur unu domo, povas pasigi la tempon), kaj ĉirkaŭ la deka ni komencis tion, kion ni intencis fari: bonan tuttagan veturadon.

Ni interkonsentis, ke ĉi tiun matenon ni remu, kiel ŝanĝo post la trenado; Harris opiniis, ke la plej bona aranĝo estos, ke Georgo kaj mi remu, kaj li direktu. Mi tute ne akordiĝis kun tiu ideo; mi diris, ke mi kredas, ke Harris montrus pli konvenan spiriton, se li estus proponinta, ke li kaj Georgo laboru por permesi al mi ripozi iom. Ŝajnis al mi, ke dum ĉi tiu vojaĝo mi faris pli ol mian justan parton de la laboro, kaj mi indignis.

Ĉiam ŝajnas al mi, ke mi faras pli da laboro, ol mi devus.

Ne estas tiel, ke laboro malplaĉas al mi; mi ŝatas laboron: ĝi min ravas. Mi povas sidi kaj ĝin rigardi dum horoj. Mi ŝatas teni ĝin apud mi: la penso pri ĝia foriĝo preskaŭ rompas al mi la koron.

Vi ne povas doni al mi tro multe da laboro; por mi amasigi laboron preskaŭ fariĝis pasio: mia studejo estas nun tiel plena de ĝi, ke troviĝas apenaŭ colo da loko por io pli. Mi devos baldaŭ alkonstruigi alon.

Mi estas ankaŭ zorgema pri mia laboro. Jen parto de la laboro, kiun mi ankoraŭ havas ĉe mi, estas posedata de mi jam de jaroj kaj jaroj, kaj ne troviĝas sur ĝi eĉ fingromakulo. Mi tre fieras pri mia laboro; mi ĝin mallevas de tempo al tempo kaj senpolvigas. Neniu pli bone konservas sian laboron ol mi.

Tamen, kvankam mi sopiras al laboro, mi volas, ke ĝi estu justa. Mi petas nenion pli ol mian decan porcion.

Tamen mi ĝin ricevas sen peti ĝin — almenaŭ tiel ŝajnas al mi — kaj tio min maltrankviligas.

Georgo diras, ke pri tio mi ne bezonas min ĝeni. Li opiniis, ke nur mia troskrupula naturo igas min timi, ke mi ricevas pli ol mian justan parton; ke fakte mi ne ricevas duonon de la kvanto, kiun mi devus ricevi. Sed mi kredas, ke tion li diras nur por min konsoli.

En la boato mi ĉiam rimarkis, ke ĉiu ekhavas la ideon, ke ĉion faras li mem. La ideo de Harris estis, ke li sola laboris kaj ke ni ambaŭ, Georgo kaj mi, superrajte laborigis lin. Georgo, kontraŭe, ridindigis la ideon, ke Harris faris ion pli ol manĝi kaj dormi, kaj tenis sin forte ĉe la opinio, ke estis li, Georgo mem, kiu faris la tutan laboron menciindan.

Li diris, ke li neniam estis kune kun tia paro de mallaboremaj laborevituloj, kiaj estas Harris kaj mi.

Tio amuzigis Harris.

—Jen la maljuna Georgo parolas pri laboro! — li ridis; — duonhoro da ĝi lin mortigus. Ĉu vi iam vidis Georgon labori? — li aldonis, sin turnante al mi.

Mi konsentis kun Harris, ke mi neniam vidis — nepre ne, de kiam ni komencis ĉi tiun vojaĝon.

—Nu, mi ne vidas, kiel vi povas scii multon pri tio, — Georgo, rediris al Harris; — ĉar Dio min benu, se vi ne dormis duonon de la tempo. Ĉu vi iam vidis Harris plene veka, krom ĉe la manĝo? Georgo demandis alparolante min.

La vero devigis min subteni Georgon. Harris estis nur tre malmulte utila en la boato, nur malmulte helpis, ek de la komenco.

—Nu, infero, ĉiuokaze mi faris pli ol li, — rediris Harris.

—Nu, fari malpli vi ne povis, — aldonis Georgo.

—Mi supozas, ke J. kredas, ke li estas pasaĝero, — daŭriĝis Harris.

Tio estis ilia dankemo al mi pro tio, ke mi portis ilin kaj ilian mizeran malnovan boaton la tutan vojon de Kingston, ke mi ĉion kontrolis kaj administris por ili, zorgis pri ili kaj laboregis por ili. Jen kiel iras la mondo.

La nunan problemon ni solvis aranĝante, ke Harris kaj Georgo remu ĝis preter Reading kaj ke mi trenu la boaton de tie.

Remi pezan boaton kontraŭ forta fluo min nun ne multe allogas. Estis tempo, antaŭ longe, kiam mi laŭte postulis la malfacilan laboron: nun mi prefere donas ŝancon al la junuloj.

Mi rimarkas, ke plej multaj malnovaj riveruloj estas same sindetenemaj, ĉiufoje kiam forta remado estas necesa. Vi povas ĉiam distingi malnovan riverulon per la maniero, en kiu li sin sternas sur la kusenoj sur la fundo de la boato kaj kuraĝiĝas la remantojn, rakontante al ili anekdotojn pri la mirindaj faroj, kiujn li faris lastjare.

—Ĉu vi nomas tion malfacila laboro! — li diras malrapide, kontente fumante kaj alparolante la du ŝvitantajn novulojn, kiuj laboregas kontraŭ la fluo jam de horo kaj duono; — jen, Jim Baffles kaj Jack kaj mi lastjare tiris la boaton de Marlow ĝis Goring dum unu posttagmezo; ni haltis eĉ ne unufoje. Ĉu vi memoras tion, Jack?

Jack, kiu jam pretigis al si liton en la pruo el ĉiuj lankovriloj kaj paltoj, kiujn li povis kolekti, kaj kiu kuŝas tie dormanta jam de du horoj, parte vekiĝas estante tiel alvokita kaj rememoras la tutan aferon kaj memoras ankaŭ, ke la tutan vojon kuris kontraŭ ili nekutime forta fluo — kaj ankaŭ forta vento.

—Estis proksimume tridek kvar mejloj, mi supozas, — aldonas la unua parolanto, mallevante alian kusenon por meti sub la kapon.

—Ne, ne; ne troigu, Tom, — murmuretas Jack, admonante; — tridek tri maksimume.

Jack kaj Tom, tute eluzitaj de ĉi tiu interparola penado, ankoraŭfoje endormiĝas. Kaj la du simplanimaj junuloj kun la remiloj tre fieras, ke oni lasas al ili remi tiel mirindajn remistojn kiel Jack kaj Tom kaj streĉas siajn fortojn pli ol antaŭe.

Kiam mi estis junulo, mi kutimis aŭskulti ĉi tiujn rakontojn de la pli aĝaj, ensorbi ilin, engluti ilin, digesti ĉiun vorton kaj reveni por ankoraŭ pli; sed la nova generacio ŝajne ne havas la simplan fidon de la malnova tempo. Ni — Georgo, Harris kaj mi — unu fojon lastjare kunprenis kun ni ”novulon” kaj la tutan vojon ni aplikis al li la kutimajn fabelojn pri la mirindaĵoj, kiujn ni faris.

Ni donis al li ĉiujn kutimajn rakontojn — la grandaĝajn mensogojn, kiuj servis sur la rivero ĉe ĉiu riverulo jam de jaroj — kaj aldonis sep tute originalajn, kiujn ni elpensis mem, inkluzive de fakte tre verŝajna historio, bazita ĝis certa grado sur preskaŭ vera okazaĵo, kiu vere okazis, en modifita formo, antaŭ kelkaj jaroj al kelkaj amikoj niaj — historio, kiun povus kredi eĉ nura infano, sen malutili multe al si.

Tiu junulo primokis ilin ĉiujn kaj deziris, ke ni ripetu la farojn tiam kaj tie, kaj volis veti dek kontraŭ unu, ke ni ne povas.

Ĉi tiun matenon ni babilis pri niaj remadaj travivaĵoj kaj rakontis historiojn pri niaj unuaj provoj en la remada arto.

Mia propra plej frua rememoro temas pri kvin el ni, kiuj kontribuis po tri pencojn por lui strange konstruitan boaton sur la lago en Regent Park kaj poste sekigis nin en la dometo de la parkgardisto.

Post tio, akirinte guston por la akvo, mi tre multe flosis en diversaj suburbaj brikejoj — ekzercado, kiu donis pli da intereso kaj ekscito ol estus kredeble, precipe kiam vi estas meze de lageto kaj la posedanto de la materialoj, el kiuj estas konstruita la floso, subite aperas sur la bordo kun granda bastono en la mano.

Vidante tiun sinjoron vi unue iel sentas, ke vi ne havas la forton por renkonto aŭ interparolado, kaj ke, se vi povus, sen esti malĝentila, vi preferus eviti renkonton kun li; via celo estas do albordiĝi ĉe la flanko de la lageto kontraŭa al la flanko, kie li estas, kaj iri hejmen kviete kaj rapide, ŝajnigante, ke vi ne vidas lin. Li kontraŭe deziregas preni vian manon kaj paroli kun vi.

Ŝajnas, ke li konas vian patron kaj estas intima konato via, sed tio ne igas lin simpatia al vi. Li diras, ke li instruos al vi preni liajn tabulojn kaj fari el ili floson; tamen, ĉar estas evidente, ke vi jam sufiĉe bone scias fari tion, la propono ŝajnas superflua liaparte, kvankam sendube bonvole intencita, kaj vi ne emas fari al li zorgojn kaj akeepti ĝin.

Tamen lia fervoro vin renkonti sukcese kontraŭstaras vian malvarmon kaj la energia maniero, laŭ kiu li kuras tien kaj reen laŭlonge de la lageto, por ke li povu ĝustaloke vin saluti, kiam vi albordiĝas, fakte vin tute flatas.

Se li estas korpulenta kaj spirmanka, vi facile povas eviti liajn amikigajn proponojn; tamen, kiam li estas juna kaj longkrura tipo, la renkonto ne estas evitebla. La intervjuo tamen estas ekstreme mallonga, ĉar la plejparton de la interparolo faras li, dum viaj rimarkoj estas pleje kriaj kaj unusilabaj kaj tuj kiam vi povas foriri, vi tion faras.

Mi dediĉis proksimume tri monatojn al flosado, kaj estante tiel sperta kiel estas necese en tiu branĉo de la arto, mi decidis entrepreni veran remadon kaj aliĝis al unu el la boatveturadaj kluboj ĉe la rivero Lea.

Remi boaton sur la rivero Lea, precipe en sabataj posttagmezoj, baldaŭ lertigas vin regi la boaton kaj vigle instruas al vi savi vin en kazo de renverso flanke de kruduloj aŭ subakviĝo de trenboatoj; tio donas ankaŭ multe da okazo por akiri la plej rapidan kaj gracian manieron kuŝiĝi plata ĉe la fundo de la boato por eviti, ke preterpasantaj trenŝnuroj vin ĵetu en la riveron.

Tamen stilon tio ne donas al vi. Nur kiam mi venis sur Tamizon, mi akiris stilon. Mian remadan stilon oni nun multe admiras. Oni diras, ke ĝi estas kurioza.

Georgo neniam proksimiĝis al la akvo antaŭ ol li estis deksesjara. Tiam li kaj ankoraŭ ok sinjoroj proksimume samjaraj iris kune iun sabaton al Kew, kun la intenco tie lui boaton kaj remi al Richmond kaj reen; unu el ili, vilkapa junulo nomita Joskins, kiu jam unu-dufoje veturigis boaton sur Serpentine, diris al ili, ke boatveturado estas gaja amuziĝo.

La tajdo malflusis sufiĉe rapide, kiam ili alvenis al la kajeto, kaj forta vento blovis tra la rivero, tamen ilin tio ne ĝenis kaj ili elektis sian boaton.

Estis tie okremila konkursa boato, kun elstarantaj remilingoj jam tirita sur la kajeton; plaĉis al ili nur tiu. Ili diris, ke tiun ili prenos. La boatisto forestis kaj nur lia knabo administris. La knabo penis senkuraĝigi ilin rilate al la remboato kaj montris al ili du-tri tre komfortaspektajn boatojn de la porfamilia tipo, sed ĉi tiujn ili tute ne deziris; la konkursboato estis la boato, en kiu, ili kredis, ili aspektos plej bone.

Ĝin do la knabo lanĉis kaj ili deprenis la jakojn kaj pretiĝis por preni siajn sidlokojn. La knabo proponis, ke Georgo, kiu ankaŭ tiam estis la pezulo de iu ajn grupo, estu numero kvar.

Georgo diris, ke li estas feliĉa esti numero kvar kaj tuj alpaŝis al la loko de la antaŭremanto, kaj sidiĝis kun la dorso al la malantaŭa parto de la boato. Ili fine sukcesis irigi lin en lian ĝustan lokon kaj tiam sekvis la aliaj.

Aparte timeman knabon oni difinis kiel direktilanton kaj al li Joskins klarigis la direktadan principon. Joskins mem faris sin la ĉefremanto. Li diris al la aliaj, ke la afero estas sufiĉe simpla; ili nur sekvu lin.

Ili diris, ke ili estas pretaj, kaj la knabo sur la kajeto prenis hokstangon kaj forŝovis ilin.

Kio tiam sekvis, tion Georgo ne povas rakonti detale. Li konfuze memoras, ke tuj post la ekiro li ricevis fortegan frapon sur la dorso, donitan de tenilparto de la remilo de numero kvin, kaj samtempe lia propra benko ŝajne magie malaperis sub li kaj lasis lin sidanta sur la tabuloj. Li ankaŭ rimarkis, kiel kuriozan cirkonstancon, ke numero du kuŝis en la sama momento sur la dorso ĉe la fundo de la boato, kun la kruroj en la aero, kaj ŝajne konvulsiis.

Ili pasis sub la Kew-ponto, flankantaŭen, je la rapideco de ok mejloj hore. La sola, kiu remis, estis Joskins. Georgo, kiu sukcesis residiĝi, penis lin helpi, tamen, trempante la remilon en la akvo, ĝi tuj malaperis sub la boaton, je lia granda surprizo, kaj preskaŭ kunprenis ankaŭ lin.

La ”direktilanto” ĵetis ambaŭ direktilŝnurojn el la boato kaj ekploris.

Kiamaniere ili revenis, Georgo neniam sciis, sed por tio ili bezonis ekzakte kvardek minutojn. La spektaklon rigardis granda homamaso de la Kew-ponto kun granda intereso kaj ĉiuj kriis al ili malsamajn konsilojn. Trifoje ili sukcesis revenigi la boaton tra la arkaĵo, trifoje ili estis reportataj sub ĝin denove, kaj ĉiufoje kiam la ”direktilanto” levis la okulojn kaj vidis super si la ponton, li denove ekploris.

Georgo diris, ke en tiu posttagmezo li ne kredis, ke iam venos tempo, kiam li fakte ŝatos boatveturadon.

Harris pli kutimiĝis al remado sur maro ol sur rivero kaj li diras, ke por sin ekzerci li tion preferas. Mi ne. Mi memoras, ke lastsomere mi veturis en malgranda boato ĉe Easthourne:
antaŭ multaj jaroj mi ofte remis sur la maro kaj mi kredis, ke ĉio estos bona; sed mi trovis, ke la arton mi jam tute forgesis. Kiam unu remilo estas profunde en la akvo, la alia sovaĝe balanciĝas en la aero. Por puŝi la akvon per ambaŭ samtempe, mi devis stariĝi. La promenejo estis plena de nobeloj kaj sinjoroj kaj preter ili mi devis remi en ĉi tiu ridinda maniero.

Mi surteriĝis duonvoje sur la marbordo kaj uzis la servon de maljuna boatisto por la reveno.

Mi ŝatas rigardi maljunan boatiston remi, precipe kiam oni luas lin pohore. Estas en lia metodo io belege serena kaj trankviliga. Ĝi estas tiel libera de tiu ĉagrena urĝo, de tiu energia strebado, kiu ĉiutage fariĝas pli kaj pli la malbeno de la vivo en la deknaŭa jarcento. Li ne streĉas siajn fortojn la tutan tempon por preterpasi ĉiujn aliajn boatojn. Se alia boato lin atingas kaj preterpasas, tio lin ne ĉagrenas; fakte ili ĉiuj lin atingas kaj preterpasas — ĉiuj, kiuj iras en lia direkto. Aliajn tio maltrankviligus kaj incitus; la nobla egalanimeco de luata boatisto sub severa provado donas al ni belegan lecionon kontraŭ ambicio kaj memfiero.

Simpla praktika remado de la irigu-la-boaton-antaŭenspeco ne estas arto tre malfacile akirebla, sed la viro bezonas multe da ekzercado por senti sin senĝena, kiam li remas preter junulinoj. Ĝenas la novulon la ”takto”. — Estas rimarkinde, — li diras, kiam la dudekan fojon en kvin minutoj li malimplikas siajn remilojn de viaj; — mi fartas tre bone, kiam mi estas sola!

Rigardi du novulojn penantaj observi la takton unu kun la alia estas tre amuze. La antaŭremanto ne povas remi egale kun la ĉefremanto, ĉar la ĉefremanto remas en maniero tre nekutima. Ĉe tio, la ĉefremanto forte indignas kaj klarigas, ke dum la lastaj dek minutoj li penis nur adapti sian metodon al la limigita kapablo de la antaŭremanto. La antaŭremanto siavice tiam ofendiĝas kaj petas la ĉefremanton, ke li ne rompu sian kapon pro li, sed streĉu la menson por fari prudentajn movojn.

—Aŭ, ĉu mi estu la ĉefremanto? — li aldonas, kun la evidenta ideo, ke tio tuj ordigos la tutan aferon.

Ili plaŭdas antaŭen ankoraŭ cent metrojn kun ankoraŭ ne multe da sukceso kaj tiam la tuta sekreto de ilia malfeliĉo venas kiel fulmo de inspiro en la menson de la ĉefremanto.

—Mi diros al vi, kio estas: vi havas miajn remilojn, — li krias, sin turnante al la antaŭremanto; — transdonu viajn.

—Nu, ĉu vi scias, ke mi jam scivolis, kial ĉi tiuj ne taŭgas al mi? — respondas la antaŭremanto, tute gajiĝante, kaj plej volonte helpas al la interŝanĝo. — Nun ĉio estos en ordo.

Sed ne estas — eĉ ne tiam. La ĉefremanto devas nun etendi la brakojn preskaŭ ekster iliajn ingojn por atingi siajn remilojn; dum la paro de la antaŭremanto, ĉe ĉiu retiro, forte frapas lin en la brusto. Ili tial denove interŝanĝas kaj konkludas, ke la viro certe donis al ili la malĝustan remilaron; super sia komuna insultado kontraŭ ĉi tiu viro ili fariĝas tute amikemaj kaj simpatiaj.

Georgo diris, ke ofte li forte deziris prametveturi por fari ŝanĝon. Prametveturado ne estas tiel facila, kiel ŝajnas. Same kiel en remado vi baldaŭ lernas, kiel fari kaj kiel regi la boaton, tamen necesas multe da ekzercado antaŭ ol vi povas tion fari kun digno kaj sen lasi la akvon plenigi vian manikon.

Al junulo, kiun mi konis, okazis tre malfeliĉa akcidento la unuan fojon, kiam li prametveturis. Ĉio prosperis al li tiel bone, ke li fariĝis tute aroganta kaj promenadis tien kaj reen sur la prameto kaj manipulis la stangon kun senzorga gracio, tiel ke estis rave rigardi lin. Jen li marŝis al la kapo de la prameto por fiksi sian stangon, jen li kuris tute al la alia fino, tute simile al malnova prametisto. Ho! estis grandioze.

Estus daŭre grandioze, se malfeliĉe, ĉirkaŭrigardante por ĝui la pejzaĝon, li ne estus irinta unu paŝon pli ol estis necese, kaj entute elpaŝis for de la prameto. La stango estis firme fiksita en la ŝlimo, kaj li restis alkroĉita al ĝi, dum la prameto naĝis for. Tio estis por li nedigna pozo. Malĝentila knabo sur la bordo tuj kriis al malrapidanta amiko, ke li rapidu por vidi ”veran simion sur bastono”.

Mi ne povis iri helpi lin, ĉar malfeliĉe ni nin ne provizis antaŭzorge per anstataŭa stango. Mi povis nur sidi kaj rigardi lin. Lian mienon, dum la stango malrapide malleviĝis kun li, mi neniam forgesos; estis en ĝi tiom da pensemo.

Mi vidis lin malrapide malsupreniĝi en la akvon kaj vidis lin elgrimpi, malfeliĉa kaj malseka. Mi ne povis ne ridi, li aspektis tiel ridinda figuro. Mi daŭre ridis en mi pri tio longe, kiam subite envenis mian menson la scio ke, pripensante la aferon, mi fakte ne havas multe da kaŭzo por ridi. Jen mi, sola sur prameto, sen stango, drivanta senhelpe meze de la rivero — eble rekte al akvobariero.

Mi sentis min tre kolera al mia amiko pro tio, ke li forlasis la boaton kaj tiamaniere foriris. Ĉiukaze, li devus lasi al mi la stangon.

Mi drivis ĉirkaŭ kvaronmejlon kaj tiam mi vidis fiŝkaptan prameton ligita meze de la rivero, en kiu sidis du maljunaj fiŝkaptistoj. Ili vidis min kuranta rekte al ili, kaj ili kriis, ke mi foriru.

—Mi ne povas, — mi rekriis.

—Sed vi ne provas, — ili respondis.

Alproksimiĝante mi klarigis al ili la aferon kaj ili min kaptis kaj pruntedonis al mi stangon. La akvobariero estis nur kvindek metrojn malsupre. Mi estas feliĉa, ke ili hazarde estis tie.

La unuan fojon, kiam mi veturis per prameto, estis en la kunesto de tri aliaj viroj; ili estis montrontaj al mi, kiel fari. Ni ne povis iri ĉiuj kune, mi do diris, ke mi iros unua kaj havigos la prameton, kaj tiam mi povos iom ekzerci ĝis ili alvenos.

Mi ne povis havigi prameton tiun posttagmezon, ili ĉiuj estis jam luitaj; mi do nenion povis fari, krom sidi sur la bordo, rigardi la riveron kaj atendi miajn amikojn.

Ne longe mi sidis tie, kiam mian atenton altiris viro en prameto, kiu, kiel mi rimarkis kun iom da surpriziĝo, surhavis jakon kaj ĉapon similaj al miaj. Li evidente estis novulo en prametveturado, kaj lia agmaniero estis tre interesa. Kiam li enmetis la stangon, vi neniam sciis, kio okazos; li evidente ne sciis mem. Kelkfoje li pafiĝis almonten kaj kelkfoje li pafiĝis alvalen, alifoje li nur turniĝis rapide kaj alvenis al la alia flanko de la stango. Kia ajn estis la rezulto, li ŝajnis egale surprizita kaj ĉagrenita.

La homoj apud la rivero post kelka tempo absorbiĝis en lin kaj vetis unu kun la alia, kian rezulton havos lia sekvonta puŝo.

Tiam miaj amikoj alvenis sur la alian flankon, haltis kaj ankaŭ rigardis lin. Lia dorso estis turnita al ili kaj ili vidis nur la jakon kaj ĉapon. El tio ili tuj konkludis, ke estas mi, ilia ŝatata kunulo, kiu faras el si spektaklon, kaj ilia ĝojo estis senlima. Ili komencis ŝercmoki lin senkompate.

Unue mi ne perceptis ilian eraron kaj pensis, ”Kiel malĝentile ili aparte tiel konduti, kaj kontraŭ iu tute fremda!” Sed antaŭ ol mi povis alvoki kaj admoni ilin, mi komprenis la aferon kaj kaŝis min malantaŭ arbo.

Ho, kiel bone ili amuziĝis, mokridante tiun junulon! Tutajn kvin minutojn ili staris tie, kriis al li maldecaĵojn, lin insultis, mokis, ridindigis. Ili surŝutis lin per malnovaj ŝercoj kaj eĉ kreis novajn kaj ilin ĵetis al li. Ili ĵetis al li ĉiujn privatajn familiajn ŝercojn apartenantajn al nia societo kaj kiuj sendube estis al li tute nekompreneblaj. Tiam, ĉar li ne plu povis elteni ilian brutalan mokadon, li sin turnis al ili kaj ili vidis lian vizaĝon.

Mi rimarkis kun feliĉo, ke ili ankoraŭ havis sufiĉe da decosento por aspekti konfuzitaj. Ili klarigis al li, ke ili kredis, ke li estas konato ilia. Ili diris, ke ili esperas, ke li ne konsideros ilin kapablaj tiel insulti iun alian ol propran personan amikon.

Kompreneble tio, ke ili erare prenis lin por amiko, ilin senkulpigis. Mi memoras, ke Harris foje rakontis al mi pri travivaĵo, kiun li havis, dum li sin banis ĉe Bulonjo. Ĉirkaŭnaĝante apud la marbordo, li subite sentis, ke iu lin prenas ĉe la nuko de malantaŭe kaj perforte puŝas sub la akvon. Li baraktis furioze, sed tiu, kiu lin tenis, ŝajnis kompleta Herkulo laŭ forto kaj ĉiuj liaj penadoj sin savi estis vanaj. Li jam ĉesis piedbati kaj penis pensi pri solenaj aferoj, kiam la kaptinto lin liberigis.

Li stariĝis sur la piedoj kaj serĉis per la okuloj tiun, kiu volis lin murdi. La murdisto staris apude, gaje ridanta, sed tuj kiam li vidis la vizaĝon de Harris eliĝanta el la akvo, li saltis malantaŭen kaj ŝajnis tre maltrankvila.

—Mi vere pardonpetas, — li balbutis konfuzite, — sed mi prenis vin por amiko mia !

Harris pensis, ke li estis bonŝanca, ke la viro ne prenis lin por parenco, alie li verŝajne estus tute dronigita.

Ankaŭ la velveturado postulas konon kaj ekzercadon — kvankam kiel knabo mi tion ne kredis. Ŝajnis al mi, ke ĝi venas nature al la homo, same kiel pilk- aŭ tuŝludado. Mi konis alian knabon, kiu same havis ĉi tiun vidpunkton, kaj do iun ventoplenan tagon ni decidis provi tiun sporton. Tiam ni libertempis en Yarmouth kaj ni decidis, ke ni iros vojaĝi sur Yare. Ni luis velboaton ĉe la boatejo apud la ponto kaj ekiris.

—Estas iom ŝtorma tago, — la viro diris al ni, kiam ni ekveturis: — prefere faldu unu refon kaj lofu, tuj kiam vi trapasis la kurbon.

Ni diris, ke tion ni nepre faros, kaj foriris de li kun gaja ”Bonan matenon” demandante al ni, kiel oni ”lofas”, kaj de kie ni prenos ”refon” kaj kion ni faros per ĝi, kiam ni akiris ĝin.

Ni remis ĝis la urbo estis ekster nia vido kaj tiam, kun la vasta etendo de la akvo antaŭ ni kaj kun vento blovanta uragane super ĝi, ni sentis, ke jam venis la tempo por komenci la agadon.

Hektoro — mi kredas, ke tio estis lia nomo — daŭrigis la remadon, dum mi malvolvis la velon. Ĝi ŝajnis komplika laboro, sed fine mi faris ĝin, kaj tiam venis la demando, kiu fino estas la supra?

Per ia natura instinkto mi fine decidis, ke la malsupra estas la supra, kaj komencis fiksi ĝin renversita, kompreneble.

Pasis tamen longa tempo antaŭ ol ni povis starigi ĝin, en tiu aŭ alia maniero. La ideo en la menso de la velo estis, ke ni ludas enterigadon kaj ke mi estas la kadavro, kaj ĝi mem estas la mortkitelo.

Trovinte, ke ĝi havas malĝustan ideon, ĝi frapis min sur la kapo per la bumo, kaj ne volis fari ion plu.

—Malsekigu ĝin, — diris Hektoro; — faligu ĝin en la akvo kaj malsekigu ĝin.

Li diris, ke la homoj surŝipe ĉiam malsekigas la velojn antaŭ ol ili starigas ilin. Mi do malsekigis ĝin; sed tio malbonigis la aferon pli ol antaŭe.

Seka velo alkroĉiĝanta al viaj kruroj kaj sin volvanta ĉirkaŭ via kapo ne estas agrabla, sed kiam la velo estas tute malseka, ĝi fariĝas tute ĉagrena.

Fine ni starigis la malbenindaĵon, ni ambaŭ kune. Ni fiksis ĝin, ne tute renversita — iel oblikva, vi komprenas — kaj ni alligis ĝin al la masto per la ligŝnuro, kiun ni fortranĉis tiucele.

Ke la boato ne renversiĝis, mi simple asertas kiel fakton.

Kial ĝi ne renversiĝis, mi ne povas klarigi. De tiam mi tion multe pripensis, sed neniam sukcesis havi kontentigan klarigon de la fenomeno.

Eble la rezulton okazigis la natura kontraŭemo de ĉio en ĉi tiu mondo. Eble la boato konkludis, juĝante de la mallonga rigardo al nia konduto, ke tiun matenon ni eliris por nin mortigi, kaj decidis malhelpi nin. Jen la sola klarigo, kiun mi povas proponi.

Timante morton, ni alkroĉis nin al la boatrando kaj tiamaniere ni povis apenaŭ resti en la boato, sed tio estis lacegiga laboro. Hektoro diris, ke piratoj kaj aliaj maristoj kutime ligas la direktilon al io aŭ alia kaj entiras la grandan velon dum severaj ventegoj, kaj li opiniis, ke ion similan ankaŭ ni devus provi; sed mi favoris tion, ke ni lasu la boaton iri laŭ la vento.

Ĉar mia konsilo estis multe pli facile sekvebla, ĝin ni fine alprenis kaj sukcesis ĉirkaŭbraki la boatrandon kaj lasis la boaton rapidi laŭvole.

La boato veturis kontraŭ la fluo ĉirkaŭ unu mejlon kun rapideco, kun kiu neniam mi de tiam velveturis kaj neniam volas ankoraŭfoje. Tiam ĉe kurbiĝo ĝi kliniĝis flanken, ĝis la duono de la velo estis sub la akvo. Mirakle ĝi rektiĝis kaj flugis al longa malalta tavolo de mola ŝlimo.

Tiu ŝlimaĵo nin savis. La boato plugis al si vojon ĝis la mezo kaj tie fiksiĝis. Trovinte, ke ankoraŭfoje ni povas moviĝi laŭ la propraj ideoj, anstataŭ esti rulataj kaj ĉirkaŭĵetataj kiel pizoj en veziko, ni rampis antaŭen kaj fortranĉis la velon.

Ni jam havis sufiĉe da velveturado. Ni ne volis fari tro multe kaj tiel trosatiĝi. Ni havis velpromenon bonan, kompletan, ekscitan, interesan velpromenon — kaj nun ni decidis, ke ni remos, nur por fari ŝanĝon, vi komprenas.

Ni prenis la remilojn kaj penis forpuŝi la boaton el la ŝlimo, kaj farante tion, ni rompis unu remilon. Post tio, ni agis pli singardeme, sed ili estis mizera malnova paro kaj la dua rompiĝis preskaŭ pli facile ol la unua kaj lasis nin senhelpaj.

La ŝlimo etendiĝis ĉirkaŭ cent metrojn antaŭ ni kaj malantaŭ ni estis akvo. La sola ebleco estis sidi kaj atendi, ĝis iu alproksimiĝos.

Ne estis tago, kiu logas la homojn sur la riveron kaj pasis tri horoj, antaŭ ol iu aperis. Tio estis maljuna fiŝkaptisto, kiu fine, kun treega malfacilo, nin liberigis kaj ni estis trenataj en malglora maniero reen al la boatejo.

Kunkalkulante la trinkmonon al la viro, kiu nin revenigis, pagon por la rompitaj remiloj kaj tion, ke ni estis en la boato kvar horojn kaj duonon, tiu velveturado kostis al ni la poŝmonon de sufiĉe konsiderinda nombro da semajnoj. Sed ni akiris sperton, kaj oni diras, ke tio estas malmultekosta je ia ajn prezo.

Ĉapitro XVI

Reading — Vaporŝalupo nin trenas — Ĉagrena konduto de malgrandaj boatoj — Kiel ili malhelpas la iradon de vaporŝalupoj — Georgo kaj Harris denove evitas sian laboron — Iom banala historio — Streatley kaj Goring

Ni vidis Reading ĉirkaŭ la dekunua. La rivero ĉi tie estas malpura kaj malhela. Oni ne malrapidas en la proksimeco de Reading. La urbo mem estas fama malnova loko, datiĝanta de la malluma tempo de Reĝo Ethelred, kiam la danoj ĵetis la ankrojn de siaj militŝipoj en Kennet kaj ekiris de Reading por ruinigi la tutan landon de Wessex; tie Ethelred kaj lia frato Alfred batalis kontraŭ ili kaj venkis ilin; Ethelred preĝis kaj Alfred batalis.

Ŝajnas, ke en pli malfruaj jaroj oni rigardis Reading kiel taŭgan vizitindan lokon, kiam fariĝis malagrable en Londono. La parlamento kutime kuregis al Reading ĉiufoje, kiam estis plago en Westminster; en 1625 la juristaro faris la samon kaj ĉiuj procesoj okazis en Reading. Sendube havi de tempo al tempo nuran ordinaran plagon en Londono valoris la penon, se tio forigis samtempe la juristojn kaj la parlamenton.

Dum la parlamenta milito Reading estis sieĝata de la grafo de Essex kaj kvaronan jarcenton poste la princo de Orango forpelis de tie la soldatojn de reĝo Jakobo.

Henriko I estas enterigita en Reading, en la benedikta abatejo de li fondita tie, kies ruinoj estas ankoraŭ videblaj; en tiu sama abatejo la granda Johano de Gaunt edziĝis al sinjorino Blanche.

Ĉe la kluzo de Reading ni flankiĝis al vaporŝalupo apartenanta al kelkaj amikoj niaj, kaj ili nin trenis ĝis ĉirkaŭ unu mejlo de Streatley. Estas tre agrable esti trenata de ŝalupo.

Tion mi preferas al la remado. La irado estus eĉ pli agrabla, se ne estus aro de mizeraj boatetoj, kiuj baradis la vojon al nia ŝalupo, kaj por ne trafi ilin ni devis malrapidadi kaj haltadi.

Estas plej ĉagrene, kiel ĉi tiuj remboatoj malhelpas la iradon de ŝalupo sur la rivero; oni devus ion fari por ĉesigi tion.

Krome ili estas tre impertinentaj. Vi povas fajfi ĝis preskaŭ krevas via kaserolego, antaŭ ol ili sin ĝenos rapidi. Mi renversus unu-du el ili, se mi povus agi laŭ la propra plaĉo, nur por doni lecionon al ili ĉiuj.

Iom super Reading la rivero fariĝas tre bela. La fervojo ĝin malbonigas apud Tilehurst, sed de Mapledurham ĝis Streatley ĝi estas belega. Iom super la kluzo de Mapledurham vi preterpasas Hardwick House, kie Karlo I pilkruladis. La ĉirkaŭaĵo de Pangbourne, kie staras la kurioza cignohoteleto, estas sendube same konata al la vizitantoj de artekspozicioj kiel ĝi estas al ĝiaj loĝantoj.

La ŝalupo de miaj amikoj nin lasis iom sub la groto kaj tiam Harris volis argumenti, ke la vico remi estas mia. Tio ŝajnis al mi plej absurda. Ni interkonsentis en la mateno, ke mi venigu la boaton ĝis tri mejloj preter Reading. Nu, jen ni estis dek mejlojn preter Reading! Sendube nun denove estis ilia vico.

Tamen mi povis igi nek Georgon nek Harris rigardi la aferon laŭ la ĝusta vidpunkto; do, por ŝpari disputadon mi prenis la remilojn. Mi ankoraŭ ne remis unu minuton, kiam Georgo rimarkis ion nigran flosanta sur la akvo kaj ni aliris ĝin.

Je nia alproksimiĝo Georgo klinis sin antaŭen kaj prenis ĝin.

Tiam li retiriĝis kun krio kaj blankiĝinta vizaĝo.

Estis korpo de virino. Ĝi kuŝis tre malpeze sur la akvo, kaj la vizaĝo estis ĉarma kaj serena. Ne estis tre bela vizaĝo; ĝi aspektis antaŭtempe maljuniĝinta, tro maldika kaj streĉa; sed ĝi estis milda, ŝatinda vizaĝo, malgraŭ la stampo de mizero kaj malriĉo, kaj sur ĝi estis tiu mieno de ripozema trankvilo, kiu kelkfoje venas sur la vizaĝon de malsanuloj, kiam fine la doloro ilin forlasas.

Feliĉe por ni — ĉar ni ne deziris atendadi en juĝejoj de mortenketistoj — ankaŭ kelkaj viroj sur la bordo jam vidis la korpon kaj prenis ĝin de ni.

Poste ni eksciis pri la historio de la virino. Kompreneble ĝi estis la malnova, malnova banala tragedio. Ŝi amis kaj estis trompita — aŭ trompis sin. Ĉiukaze, ŝi pekis — tion kelkaj el ni faras de tempo al tempo — kaj ŝiaj familio kaj amikoj, nature skandaliĝinte kaj indignante, fermis al ŝi siajn pordojn.

Lasita batali sola kontraŭ la mondo, kun muelŝtono de sia honto ĉirkaŭ la kolo, ŝi enabismiĝis pli kaj pli. Kelkan tempon ŝi nutris sin kaj la infanon per la dek du ŝilingoj ĉiusemajne, kiujn havigis al ŝi dek du horoj da sklavlaboro ĉiutage, pagis ses ŝilingojn el tio por la infano kaj kuntenis la proprajn korpon kaj animon per la resto.

Ses ŝilingoj ĉiusemajne ne kuntenas tre firme la korpon kaj animon. Havante inter ili nur tiel malfortan ligilon, ili deziras disiĝi unu de la alia; iun tagon, mi supozas, la doloro kaj enua monotoneco de ŝia vivo staris antaŭ ŝiaj okuloj pli klare ol ordinare kaj la mokanta fantomo ŝin timigis. Ŝi la lastan fojon petis siajn amikojn, sed ĉe la malvarma muro de ilia respektindeco la voĉo de la pekinta elpelito falis ne atentita; tiam ŝi iris vidi sian infanon — tenis ĝin en la brakoj kaj kisis ĝin en laca, malvigla maniero kaj sen montri apartan emocion ŝi metis en ĝian manon unupencan skatolon da ĉokolado, kiun ŝi aĉetis por ĝi, forlasis ĝin, kaj poste, per la restintaj kelkaj ŝilingoj, aĉetis bileton kaj alvenis al Goring.

Ŝajnis, ke la plej amaraj pensoj de ŝia vivo sendube centriĝis en la arbaretajn etendaĵojn kaj la helverdajn herbejojn en la ĉirkaŭeco de Goring: sed la virinoj strange premas la tranĉilon, kiu vundas ilin, kaj eble en la amarecon miksiĝis ankaŭ sunplenaj rememoroj de pli ĉarmaj horoj pasintaj sur tiu ombra akvo, super kiu la grandaj arboj klinas tiel malalte siajn branĉojn.

Ŝi ĉirkaŭvagis la tutan tagon en la arbaretoj apud la rando de la rivero kaj poste, kiam vesperiĝis kaj la griza krepusko sternis sian malhelan robon sur la akvon, ŝi etendis la manojn al la silenta rivero, kiu konis ŝian malĝojon kaj ŝian ĝojon. La maljuna rivero ŝin prenis en siajn mildajn brakojn kaj metis ŝian lacan kapon sur sian sinon kaj kvietigis la doloron.

Tiel en ĉio ŝi pekis — pekis vivante kaj pekis mortante. Dio, helpu al ŝi! kaj al ĉiuj aliaj pekintoj, se estas ankoraŭ aliaj.

Goring sur la maldekstra bordo kaj Streatley sur la dekstra estas ambaŭ kune aŭ aparte ĉarmaj lokoj por kelktaga restado. La etendaĵoj ĝis Pangbourne tentas al sunplena velveturado aŭ subluna remado kaj la ĉirkaŭa kamparo estas plena de beleco. Ni intencis rapidi por atingi Wallingford la saman tagon, sed la ĉarma ridetanta vizaĝo de la rivero allogis nin restadi iomtempe; ni do lasis nian boaton ĉe ”La Bovo” kaj per tio donis multe da kontento al Montmorency.

Oni diras, ke la montetoj sur ĉiu flanko de la rivereto ĉi tie iam kuniĝis kaj formis barieron trans tio, kio estas nun Tamizo, kaj ke tiam la rivero finiĝis super Goring en granda lago.

Mi povas nek kontraŭdiri nek konfirmi ĉi tiun aserton. Mi nur prezentas ĝin.

Streatley estas malnova loko datiĝanta, same kiel la plej multaj riverbordaj urboj kaj vilaĝoj, de britaj kaj saksaj tagoj.

Goring tute ne estas tiel bela loketo por loĝado kiel Streatley, se vi povas elekti laŭplaĉe; sed ĝi estas sufiĉe bela en sia speco kaj estas pli proksima al stacidomo, en la kazo ke vi volas foriri sen pagi la hotelan fakturon.

Ĉapitro XVII

Lavo-tago — Fiŝoj kaj fiŝkaptistoj — Pri la arto de fiŝkaptado — Konscienca fiŝkaptisto — Fiŝa historio

En Streatley ni restis du tagojn, kaj lavigis niajn vestaĵojn. Ni antaŭe provis mem lavi ilin en la rivero sub la kontrolo de Georgo kaj tio fiaskis. Ĝi estis fakte pli ol fiasko, ĉar ni fartis pli malbone post nia lavado de vestaĵoj ol ni fartis antaŭe.

Antaŭ ol ni lavis ilin, ili estis tre, tre malpuraj; sed ili estis porteblaj. Post kiam ni lavis ilin — nu, la rivero inter Reading kaj Henley estis pli pura post kiam ni lavis en ĝi niajn vestaĵojn ol ĝi estis antaŭe. La tutan malpuraĵon enhavatan de la rivero inter Reading kaj Henley ni kolektis dum tiu lavado kaj ĝin enigis en niajn vestaĵojn.

La lavistino en Streatley diris, ke ŝi sentas, ke ŝi ŝuldas al si tion, ke ŝi postulu de ni precize trioble la kutiman prezon por tiu lavado. Ŝi diris, ke ĝi ne similis al lavado, ĝi estis pli simila al speco de elfosado.

Ni pagis la kalkulon, senvorte.

La ĉirkaŭaĵo de Streatley kaj Goring estas granda fiŝkapta centro. Bonega fiŝkaptado estas tie havebla. La rivero abundas tie de ezokoj, plotoj, leŭcisko, gobioj kaj angiloj; vi povas sidi kaj ĉasi ilin la tutan tagon.

Tion faras kelkaj homoj. Ili neniam kaptas ilin. Mi neniam aŭdis pri iu, kiu kaptis ion en Tamizo, krom foksenojn kaj mortintajn katojn, sed tio neniel rilatas al fiŝkaptado! La loka fiŝista gvidlibro diras eĉ ne vorton pri ia ajn kaptado. Ĝi diras nur, ke la loko estas ”bona situo por fiŝkaptado”; laŭ tio, kion mi vidis mem pri tiu ĉirkaŭaĵo, mi estas tute preta konfirmi tiun aserton.

Ne estas en la mondo alia loko, kie vi povas kapti pli multe, aŭ kie vi povas fiŝkapti pli longe. Iuj fiŝkaptistoj venas ĉi tien kaj fiŝkaptas unu tagon, aliaj restas kaj fiŝkaptas monaton. Vi povas daŭre resti kaj fiŝkapti tutan jaron, se vi volas: estos tute egale.

La Fiŝista gvidilo al Tamizo diras, ke ”ankaŭ ezoketoj kaj perkoj estas tie haveblaj” sed en tio eraras la Fiŝista gvidilo.

Ezoketoj kaj perkoj eble estas tie. Efektive, mi scias kiel fakton, ke ili estas. Vi povas vidi ilin tie amase, kiam vi promenas sur la bordoj: ili venas kaj stariĝas duone ekster la akvo kun la buŝo malfermita por biskvitoj. Se vi eniras la akvon por bani vin, ili amasiĝas ĉirkaŭ vi, malhelpas vian iradon kaj incitas vin. Sed ili ne estas ”haveblaj” per peco de vermo sur hokofino, nek per io simila — ne ili!

Mi ne estas mem bona fiŝkaptisto. Iam mi dediĉis konsiderindan kvanton da talento al la temo kaj progresis, kiel mi kredis, sufiĉe bone; sed la veteranoj diris al mi, ke neniam mi estos vere kompetenta en tio kaj konsilis, ke mi rezignu. Ili diris, ke mi estas treege bela ĵetanto, ke ŝajne mi havas sufiĉe da saĝo por la afero kaj tute sufiĉe da natura mallaboremo.

Tamen ili estas certaj, ke bona fiŝkaptisto mi neniam estos. Mi ne havas sufiĉe da imagopovo.

Ili diris, ke kiel poeto, aŭ romanverkanto, aŭ raportisto, aŭ io simila, mi eble estus kontentiga, sed por atingi rangon de tamiza fiŝkaptisto, mi bezonus pli da fantazio, pli da eltrovemo ol mi ŝajnas posedi.

Iuj homoj ekhavis la ideon, ke por fariĝi bona fiŝkaptisto oni bezonas nur la kapablon mensogi facile kaj senhonte; tio tamen estas eraro. Nura kruda fantaziado estas senutila; tion povas la plej nova novico. En la cirkonstancaj detaloj, en la beligaj tuŝoj de probablo, en la ĝenerala ŝajno de skrupula preskaŭ tedanta vero, tie montriĝas la sperta fiŝkaptisto.

Iu ajn povas eniri kaj diri: ”Ho, mi kaptis dek kvin dekduojn da perkoj hieraŭ vespere”; aŭ ”Lastlunde mi surterigis gobion pezanta dek ok funtojn, kaj havanta unu metron da longo de la kapo ĝis la vosto”.

Por tio ne estas bezonata iu arto, iu lerto. Ĝi montras kuraĝon, sed nenion pli.

Ne; via sperta fiŝkaptisto hontus mensogi tiamaniere. Lia metodo en si mem meritas studon.

Li eniras kviete, kun la ĉapelo ankoraŭ sur la kapo, alproprigas la plej komfortan seĝon, bruligas pipon kaj ekfumas, silente. Li permesas al la junuloj fanfaronadi kelkan tempon kaj tiam, dum momenta silento, li deprenas la pipon el la buŝo kaj eldiras, frapante la pipon al la fajrujo por eligi la cindron:
—Nu, marde vespere mi havis tian kaptaĵon, pri kiu paroli ne multe utilas.

—Ho! kial do? — ili demandas.

—Tial, ke mi ne atendas, ke iu min kredus, eĉ se mi parolus, — respondas la maljunulo trankvile, sen eĉ nuanco de amaro en sia tono, replenigas la pipon kaj petas la trinkejestron alporti tri glasetojn da skota viskio, malvarma.

Post tio sekvas paŭzo, ĉar neniu estas sufiĉe certa pri si por kontraŭdiri la maljunan sinjoron. Li devas do repreni la parolon mem, sen kuraĝigo.

—Ne, — li daŭrigas penseme; — mi tion ne kredus mem, se iu rakontus al mi, tamen malgraŭ tio, tio estas fakto. Mi jam sidis tie la tutan posttagmezon kaj kaptis laŭlitere nenion krom kelkdekon da leŭciskoj kaj ezoketoj; mi ĝuste volis rezigni, kiam subite mi sentis sufiĉe fortan tiron ĉe la ŝnureto.

Mi kredis, ke venas ankoraŭ etulo kaj mi penis ĝin altiri. Pendigu min, se mi povis movi la kanon! Mi bezonis duonhoron — duonhoron, sinjoro! — por alterigi tiun fiŝon; ĉiumomente mi kredis, ke la ŝnureto tuj rompiĝos! Fine mi ĝin eligis kaj kion vi pensas, ke ĝi estis? Sturgo! kvardekfunta sturgo! kaptita per ŝnureto, sinjoro! Jes, ne mirinde, ke vi aspektas surprizita — mi prenos ankoraŭ tri da skota, trinkejestro, mi petas.

Tiam li rakontas pri la miro de ĉiu, kiu vidis ĝin; pri tio, kion diris lia edzino, kiam li venis hejmen, kaj kion pensis pri ĝi Joe Buggles.

Mi foje demandis la estron de gastejo ĉe la riverbordo, ĉu la aŭskultado de rakontoj de la ĉi tieaj fiŝistoj kelkfoje ne malutilas al li; li diris:
—Ho, ne; ne nun, sinjoro. En la unua tempo ĝi min iom ŝancelis, tamen, Dio vin benu! nun la edzino kaj mi aŭskultas ilin la tutan tagon. Oni alkutimiĝas, vi scias. Oni alkutimiĝas.

Iam mi konis junulon, li estis ulo tre konscienca, kaj kiam li komencis fiŝkapti, li nepre intencis neniam troigi siajn kaptaĵojn je pli ol dudek kvin procentoj.

—Kiam mi kaptos kvardek fiŝojn, — li diris, — tiam mi rakontos al la homoj, ke mi kaptis kvindek kaj ne pli. Sed pli ol tiom mi ne mensogos, ĉar mensogi estas peko.

Sed la plano pri la dudek kvin procentoj funkciis ne tute bone. Li neniam povis uzi ĝin. La plej granda nombro da fiŝoj, kiun li iam kaptis en unu tago, estis tri, kaj al tri vi ne povas aldoni dudek kvin procentojn, almenaŭ ne kun fiŝoj.

Li do plaĝis sian procenton ĝis tridek tri kaj unu triono, sed ankaŭ tio estis maloportuna, kiam li kaptis nur unu aŭ du; do, por simpligi la aferon, li decidis nur duobligi la kvanton.

Li sin tenis al tiu aranĝo dum du monatoj kaj tiam ekmalkontentis pri ĝi. Neniu kredis lin, kiam li diris, ke li nur duobligis, tial li gajnis per tio nenian krediton, dum pro sia modero li havis malavantaĝon inter aliaj fiŝkaptistoj. Kiam li fakte kaptis tri malgrandajn fiŝojn kaj diris, ke li kaptis ses, li fariĝis tute ĵaluza, aŭdante viron, kiu kaptis nur unu, kiel li fakte sciis, disbrui, ke li alterigis du dekduojn.

Li do faris kun si finan aranĝon, al kiu li de tiam pie sin tenas, kaj tio estis, kalkuli ĉiun fiŝon, kiun li kaptis, kiel dek, kaj supozi dek en la komenco. Ekzemple, se li kaptis eĉ ne unu fiŝon, tiam li diris, ke li kaptis dek fiŝojn — malpli ol dek per lia sistemo oni neniam povis kapti, tio estis ĝia fundamento. Se do li okaze kaptis unu fiŝon, li nomis ĝin dudek, dum du fiŝoj kalkuliĝus kiel tridek, tri kvardek, kaj tiel plu.

Ĝi estas plano simpla kaj facile funkciebla, kaj en la lasta tempo oni priparolis ĝian eventualan uzon flanke de la fiŝkaptistaro ĝenerale. Fakte, antaŭ du jaroj ĝian alprenon rekomendis la komitato de la Tamiza Fiŝkaptista Asocio, sed kelkaj el la pli malnovaj anoj kontraŭstaris. Ili diris, ke la ideon ili konsideros, se la nombro estos duobligita kaj ĉiu fiŝo kalkuliĝos kiel dudek.

Se iam sur la rivero vi havos liberan vesperon, mi konsilus al vi viziti unu el la vilaĝaj hoteletoj kaj sidiĝi en la bierĉambro. Preskaŭ certe vi renkontos unu-du maljunajn fiŝistojn trinketantaj tie sian punĉon kaj ili rakontos al vi sufiĉe da fiŝaj historioj por doni al vi dispepsion dum monato.

Georgo kaj mi — mi ne scias, kie perdiĝis Harris; li eliris pli frue en la posttagmezo por sin razigi kaj poste revenis kaj pasigis tutajn kvardek minutojn ŝmirante siajn botojn per pipargilo kaj de tiam ni ne vidis lin — Georgo kaj mi, do, kaj la hundo, lasitaj solaj, iris la duan vesperon promeni al Wallingford, kaj revenante ni vizitis riverbordan hoteleton por iom da ripozo kaj aliaj aferoj.

Ni eniris la saloneton kaj sidiĝis. Estis tie maljunulo, fumanta longan argilan pipon, kaj nature ni komencis interbabili.

Li informis nin, ke estis hodiaŭ bela tago, kaj ni informis lin, ke estis hieraŭ bela tago, kaj tiam ni informis nin reciproke, ke ni kredas, ke estos bela tago morgaŭ; Georgo diris, ke laŭŝajne la rikoltaĵo kreskas bone.

Post tio iel montriĝis, ke ni estas fremduloj en la ĉirkaŭaĵo, kaj ke ni foriros la sekvantan matenon.

Tiam estiĝis paŭzo en la konversacio, dum kiu niaj okuloj ĉirkaŭvagis en la ĉambro. Ili haltis fine sur polva malnova vitrino, fiksita tre alte super la kamenkadro kaj enhavanta truton. Min ĝi iom ensorĉis, tiu truto; ĝi estis tiel grandega fiŝo. Efektive, je la unua rigardo, mi kredis, ke ĝi estas moruo.

—Ha! — diris la maljuna sinjoro, sekvante la direkton de mia rigardo, — bela ulo tiu estas, ĉu ne?

—Tute malofta, — mi murmuretis; Georgo demandis la maljunulon, kiom, laŭ lia kredo, ĝi pezas.

—Dek ok funtojn ses uncojn, — diris nia amiko, leviĝante kaj deprenante sian palton. — Jes, — li daŭriĝis, — estis antaŭ dek ses jaroj, la trian de la venonta monato, kiam mi ĝin alterigis. Mi ĝin kaptis ĝuste malsupre de la ponto per fokseno. Oni informis min, ke ĝi estas en la rivero, kaj mi diris, ke mi nepre havos ĝin kaj mi havis. Oni nun ne vidas multe da fiŝoj de tia grando en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo, laŭ mia opinio. Bonan nokton, sinjoroj, bonan nokton.

Kaj li foriris kaj lasis nin solaj.

Post tio, ni ne povis forturni la okulojn for de la fiŝo. Ĝi fakte estis rimarkinde bela fiŝo. Ni ĝin ankoraŭ rigardis, kiam la loka transportisto, kiu ĵus haltis ĉe la hoteleto, alvenis al la pordo de la ĉambro kun poto da biero en la mano, kaj ankaŭ li rigardis la fiŝon.

—Sufiĉe granda truto, tio, — diris Georgo, sin turnante al li.

—Haj! vi povas diri tion, sinjoro, — respondis la viro, kaj poste, preninte tiron el sia biero, li aldonis, eble vi ne estis ĉi tie, sinjoro, kiam tiu fiŝo estis kaptita?

—Ne, — ni informis lin. — Ni estas fremduloj en la ĉirkaŭaĵo.

—Ha! — diris la transportisto, — vi do, kompreneble, certe ne estis. Estis antaŭ preskaŭ kvin jaroj, ke mi kaptis tiun truton.

—Ho! ĉu estis vi, do, kiu ĝin kaptis? — mi diris.

—Jes, sinjoro, — respondis la afabla maljunulo. — Mi lin kaptis ĝuste malsupre de la kluzo — almenaŭ kie estis tiam la kluzo — iun vendredan posttagmezon kaj la rimarkindo en la afero estas, ke mi ĝin kaptis per muŝo. Mi eliris por kapti ezokojn, Dio vin benu! eĉ ne pensante pri truto, kaj kiam mi vidis la grandegulon sur mia ŝnurfino, mi estu benata, se mi ne estis tute surprizita. Nu, vi vidas, li pezis dudek ses funtojn.

Bonan nokton, sinjoroj, bonan nokton.

Kvin minutojn poste, tria viro eniris, kaj rakontis kiel li kaptis ĝin frue en iu mateno, per leŭcisko; tiam li foriris kaj flegma, solenaspekta, mezaĝa individuo eniris kaj sidiĝis apud la fenestro, Kelkan tempon neniu parolis; sed fine Georgo sin turnis al la noveveninto kaj diris:
—Permesu, sinjoro, mi esperas, ke vi pardonos al ni nian impertinenton — ni estas fremduloj en la ĉirkaŭaĵo — tamen mia amiko ĉi tie kaj mi ŝuldos al vi grandan dankon, se vi bonvolos sciigi nin, kiel vi kaptis tiun truton.

—Jen, kiu informis vin, ke mi kaptis tiun truton! — estis la surprizita demando.

Ni diris, ke neniu informis nin, sed iel ni sentis instinkte, ke estas li, kiu tion faris.

—Nu, tio estas plej rimarkinda — plej rimarkinda, — respondis la flegma nekonato, ridante — ĉar fakte vi estas tute pravaj. Mi kaptis ĝin. Sed imagu tion, ke vi tiel divenis. Dio min benu! tio estas plej rimarkinda.

Tiam li parolis plu, kaj informis nin, kiel li bezonis duonhoron por alterigi ĝin, kiel ĝi rompis lian fiŝkanon. Li diris, ke li zorge pesis ĝin, kiam li alvenis hejmen, kaj ĝi klinis la pesilon je tridek kvar funtoj.

Li foriris siavice, kaj kiam li estis for, la estro eniris al ni. Ni informis lin pri la diversaj historioj, kiujn ni aŭdis pri la truto, kaj li treege amuziĝis, kaj ni ĉiuj ridis tre gaje.

—Imagu, ke Jim Bates kaj Joe Muggles kaj sinjoro Jones kaj la maljuna Billy Maunders ĉiuj diris al vi, ke ili kaptis ĝin. Ha!

ha! ha! Nu, tio estas bona, — diris la honesta maljunulo, gaje ridante. — Jes, ili estas la tipo kiu donus ĝin al mi, por meti en mian saloneton, se ili estus ĝin kaptintaj, jes ! Ha! ha! ha!

Tiam li rakontis al ni la veran historion pri la fiŝo. Ŝajnis, ke la fiŝon kaptis li mem, antaŭ multaj jaroj, kiam li estis nur knabo; ne per ia arto aŭ lerto, sed per tiu neklarigebla bonŝanco, kiu ŝajne ĉiam atendas knabon, kiam li forvagas de la lernejo kaj iras ĉasi en sunplena posttagmezo, kun ŝnurpeceto ligita al finaĵo de arbo.

Li diris, ke la alporto hejmen de tiu truto lin savis de batoj, kaj ke eĉ lia instruisto diris, ke ĝi valoris la tri-regulon kaj la ekzercadon kune.

Tiam oni vokis lin el la ĉambro kaj Georgo kaj mi turnis nian rigardon al la fiŝo.

Vere ĝi estis plej miriga truto. Ju pli ni rigardis ĝin, des pli ni miris pri ĝi.

Ĝi tiel ekscitis Georgon, ke li grimpis sur la dorson de seĝo por pli bone vidi ĝin.

Tiam la seĝo ŝoviĝis kaj por sin savi Georgo subite prenis la trutkeston, kiu falis kun krakego, kaj sur ĝin venis Georgo kaj la seĝo.

—Vi ne difektis la fiŝon, ĉu — mi kriis kun timo, alkurante.

—Mi esperas, ke ne, — Georgo diris kaj leviĝis singarde rigardante ĉirkaŭ si.

Sed li difektis. Tiu truto kuŝis frakasita en mil pecojn — mi diras mil, tamen povas esti, ke estis nur naŭcent. Mi ne nombris ilin.

Ni opiniis, ke estas strange kaj ne klarigeble, ke pajloŝtopita truto tiel frakasiĝis.

Ja estus strange kaj ne klarigeble, se ĝi estus estinta pajloŝtopita truto, sed ĝi ne estis.

Tiu truto estis el gipso.

Ĉapitro XVIII

Kluzoj — Georgo kaj mi estas fotataj — Wallingford — Dorchester — Abingdon — Viro kun familio — Taŭga loko por sin dronigi — Malfacila peco de akvo — Demoraliga efiko de rivera aero

Ni foriris de Streatley frue en la sekvanta mateno, remis ĝis Culham kaj dormis sub kanvaso en la flankakvo tie.

La rivero ne estas speciale interesa inter Streatley kaj Wallingford. De Cleve vi havas etendaĵon de ses kaj duona mejloj sen kluzo. Mi kredas, ke tio estas la plej longa kontinua etendaĵo ie super Teddington kaj la Oksforda klubo ĝin uzas por ekzerca remado.

Kiel ajn kontentiga ĉi tiu foresto de kluzoj estas por la remuloj, ĝi tamen estas bedaŭrindaĵo por la nura plezurserĉanto.

Rilate min, mi ŝatetas kluzojn. Ili agrable rompas la unutonecon de la remado. Mi ŝatas sidi en boato kaj malrapide leviĝi el la malvarmetaj profundoj en novajn etendaĵojn kaj freŝajn vidindaĵojn; aŭ malleviĝi kvazaŭ for de la mondo kaj poste atendi, dum la malhelaj pordoj knaras kaj la mallarĝa strio de taglumo inter ili larĝiĝas, ĝis la bela ridetanta rivero **) Bonega, malgranda, ne facile atingebla restoracio en la najbaraĵo de —, kie vi povas havigi unu el la plej bone kuiritaj kaj plej malmultekostaj etaj francaj ĉefmanĝoj aŭ vespermanĝoj, pri kiuj mi scias, kun botelo da bonega Beaune por tri ŝilingoj kaj ses pencoj ; sed mi ne estas tiel idiota, ke mi faros reklamon por ĝi.

(Noto de la aŭtoro.) kuŝas plene antaŭ vi kaj vi puŝas vian boateton el ĝia mallongatempa malliberejo antaŭen, denove sur la bonvenigan akvon.

Ili estas pitoreskaj lokoj, ĉi tiuj kluzoj. La korpulenta maljuna kluzgardisto aŭ lia gajaspekta edzino aŭ brilokula filino estas agrablaj homoj por interbabilo, dum vi preterpasas. Tie vi renkontas aliajn boatojn, kaj oni interklaĉas pri riveraj aferoj. La Tamizo ne estus tia feinejo, kia ĝi estas, sen siaj florvestitaj kluzoj.

Parolante pri kluzoj, mi memoras pri akcidento, kiu preskaŭ trafis Georgon kaj min iun someran matenon ĉe Hampton Court.

Estis belega tago kaj la kluzo estis plenplena; kiel kutime okazas ĉe la rivero, spekulacia fotisto estis fotanta nin ĉiujn, dum ni kuŝis sur la leviĝanta akvo.

Unue mi ne komprenis, kio okazas, kaj mi estis treege surprizita, kiam mi rimarkis Georgon rapide glatigi la pantalonon, ĉifi la harojn kaj surmeti la ĉapon diboĉule sur la malantaŭon de la kapo, kaj tiam alpreni mienon de kunmiksitaj afablo kaj malĝojo, sidiĝi en gracia pozo kaj peni kaŝi la piedojn.

Mia unua ideo estis, ke li subite vidis iun knabinon, kiun li konas, kaj mi ĉirkaŭrigardis por vidi, kiu ŝi estas. Ĉiu en la kluzo ŝajnis subite ŝanĝita en lignon. Ili ĉiuj staris aŭ sidis ĉirkaŭe en la plej strangaj kaj kuriozaj pozoj, kiujn mi iam vidis, krom sur japana ventumilo. Ĉiuj knabinoj ridetis. Ho, ili aspektis ĉarmaj! Ĉiuj viroj sulkigis la brovojn, kaj aspektis severaj kaj noblaj.

Tiam fine la vero kaptis mian menson kaj mi demandis min, ĉu mi estos ĝustatempa. Nia estis la unua boato kaj estos malafable miaparte malbonigi la foton, mi pensis.

Tial mi min rapide turnis kaj min lokigis en la antaŭon, kie mi min apogis kun senzorga gracio sur la alkroĉigilon, en pozo sugestanta viglon kaj forton. Mi aranĝis la harojn kun buklo super la frunto kaj prenis sur la vizaĝon mienon de milda sopiro miksita kun iometa cinikeco, kio laŭdire konvenas al mi.

Dum ni staris kaj atendis la gravan momenton, mi aŭdis iun malantaŭe krii:
—Hi! rigardu vian nazon.

Mi ne povis min turni por vidi, kio okazas, kaj kies nazon oni devas rigardi. Mi ŝtele rigardis flanken al la nazo de Georgo! Ĝi estis en ordo — almenaŭ ĝi havis nenian malbonaĵon, kiun oni povus aliigi. Mi strabis malsupren al la propra, kaj ankaŭ tio ŝajnis ĉio, kion oni povis esperi.

—Rigardu vian nazon, stulta azeno! — venis ankoraŭfoje de la sama voĉo, pli laŭte.

Tiam alia voĉo kriis:
—Elpuŝu vian nazon, ĉu vi ne povas, vi, vi du kun la hundo.

Nek Georgo nek mi kuraĝis nin turni. La mano de la fotisto estis jam sur la lensokovrilo, kaj iun ajn momenton la bildo povis esti farita. Ĉu al ni ili vokas? Kio estas al niaj nazoj?

Kial ili estu elpuŝataj?

Sed jam la tuta kluzo komencis krii kaj sonorega voĉo kriis el la malantaŭo:
—Rigardu vian boaton, sinjoro; vi en la ruĝa kaj nigra ĉapoj. Estas viaj du kadavroj, kiuj estos sur tiu foto, se vi ne rapidas.

Tiam ni rigardis kaj vidis, ke la nazo de la boato fiksiĝis sub la lignaĵo de la kluzo, dum la eniranta akvo leviĝis tute ĉirkaŭ ĝi kaj klinis ĝin supren. Post ankoraŭ momento ni estus renversitaj. Fulmrapide ĉiu el ni prenis remilon kaj forta bato al la flanko de la kluzo per ĝia malantaŭo liberigis la boaton kaj nin sternis sur la dorson.

Ni ne riveliĝis bone sur tiu foto, Georgo kaj mi. Kiel oni povis atendi, nia malfeliĉo kompreneble dekretis, ke la viro funkciigu sian mizeran aparaton ĝuste en la momento, kiam ni ambaŭ kuŝis sur la dorso kun sovaĝa vizaĝesprimo de ”Kie mi estas?” kaj ”Kio okazis?” kaj kun niaj kvar piedoj freneze flirtantaj en la aero.

Niaj piedoj estis sendube la ĉefa objekto sur tiu foto. Estis fakte videbla nur malmulto alia. Ili tute plenigis la antaŭaĵon.

Malantaŭ ili oni duonvidis la aliajn boatojn kaj pecojn de la ĉirkaŭa pejzaĝo sed ĉio kaj ĉiuj aliaj en la kluzo aspektis tiel tute sensignifaj kaj trivialaj kompare al niaj piedoj, ke ĉiuj aliaj homoj tute hontis pri si kaj rifuzis aĉeti ekzemplerojn de la bildo.

La posedanto de unu vaporŝalupo, kiu antaŭmendis ses ekzemplerojn, nuligis la mendon tuj kiam li vidis la negativon. Li diris, ke li prenos ilin, se iu povos montri al li lian ŝalupon, sed neniu povis. Ĝi estis ie malantaŭ la dekstra piedo de Georgo.

Sekvis multaj malagrablaĵoj. La fotisto opiniis, ke ĉiu el ni devus aĉeti dek du ekzemplerojn, ĉar ni estas naŭ dekonoj de la foto, sed ni malakceptis. Ni diris, ke ni havas nenion kontraŭ tio, ke oni nin fotu en nia tuta longo, tamen ni preferus esti fotataj en nia normala teniĝo.

Wallingford, ses mejlojn supre de Streatley, estas tre antikva urbo kaj estis aktiva centro por la farado de la angla historio. Ĝi estis kruda, kotkonstruita urbo en la tempo de la britoj, kiuj loĝis tie ĝis la romiaj legioj forpelis ilin; anstataŭis iliajn murojn el bakita argilo per grandaj fortikaĵoj, kies postsignojn la tempo ankoraŭ ne sukcesis forbalai, tiel bone sciis konstrui tiuj antikvaj masonistoj.

Sed la tempo, kvankam ĝi haltis antaŭ la romiaj muroj, tamen baldaŭ polvigis la romianojn; sur la tero, en postaj jaroj, interbatalis sovaĝaj saksoj kaj grandegaj danoj ĝis venis la normandoj.

Ĝi estis urbo kun muroj kaj fortikaĵoj ĝis la tempo de la Parlamenta milito, kiam ĝi travivis longdaŭran kaj amaran sieĝadon flanke de Fairfax. Fine ĝi cedis kaj tiam oni detruis la murojn.

De Wallingford ĝis Dorchester la ĉirkaŭaĵo de la rivero fariĝas pli monteta, diversa kaj pentrinda. Dorchester staras duonmejlon for de la rivero. Oni povas atingi ĝin, padelante supren laŭ Tamizo, se oni havas malgrandan boaton; tamen plej bone estas forlasi la riveron ĉe la kluzo en Day kaj marŝi tra la kampoj. Dorchester estas rave trankvila malnova loko, kuŝanta en kvieto kaj silento kaj dormemo.

Dorchester, simile al Wallingford, estis civito en la antikva brita tempo; tiam ĝi nomiĝis Caer Doren, ”La civito sur la akvo”. Poste la romianoj starigis tie grandan tendejon kaj la fortikaĵoj, kiuj ĝin ĉirkaŭis, ŝajnas nun malaltaj, egalaj montetoj. En la saksa tempo ĝi estis la ĉefurbo de Wessex. Ĝi estas tre malnova kaj iam estis tre forta kaj granda. Nun ĝi sidas, deflankiĝinta de la moviĝanta mondo, duondormas kaj sonĝas.

Ĉirkaŭ Clifton Hampden, mem mirinde bela vilaĝo, malnovmoda, trankvila kaj ĉarma kun floroj, la rivera pejzaĝo estas abunda kaj belega. Se vi tranoktas sur la tero en Clifton, vi ne povas fari pli bone ol gasti ĉe ”Barley Mow”. Mi dirus, ke ĝi estas, senescepte, la plej kurioza, plej malnovmoda gastejo sur la rivero. Ĝi staras dekstre de la ponto, tute for de la vilaĝo. Ĝiaj malaltaj gabloj, pajlotegita tegmento kaj latisfenestroj donas al ĝi fe-libran aspekton, dum interne ĝi aspektas eĉ pli pratempa.

Ĝi ne estus taŭga restadejo por heroino de moderna romano. Heroino de moderna romano ĉiam estas ”diine altstatura”, kaj ĉiam ”rektiĝas ĝis sia plena alto”. En ”Barley” ŝi frapus la kapon al la plafono ĉiufoje, kiam ŝi tion farus.

Ankaŭ por gastigi ebriulon ĝi estus netaŭga domo. Troviĝas tro multe de tiaj surprizoj, kiaj neatendataj ŝtupoj kondukantaj malsupren en ĉi tiun ĉambron kaj supren en tiun; koncerne la supreniron al la dormĉambro aŭ la trovon de la lito, se li suprenirus, unu aŭ la alia agado estus al li tute neebla.

Ni leviĝis frue la sekvantan matenon, ĉar ni deziris esti en Oksfordo ne pli malfrue ol posttagmeze. Estas surprize, kiel frue oni povas leviĝi, kiam oni tendumas. Oni ne tiom sopiras al ”nur ankoraŭ kvin minutoj”, kuŝante ĉirkaŭvolvita per lankovrilo sur la tabuloj de boato, kun valizo por kapkuseno, kiom oni sopiras en lanuga lito. Je duono post la oka ni jam finis la matenmanĝon kaj trapasis la Clifton-kluzon.

De Clifton ĝis Culham la riverbordoj estas plataj, monotonaj kaj seninteresaj, sed post kiam vi trapasis la Culham-kluzon — la plej malvarman kaj plej profundan kluzon sur la rivero — la pejzaĝo pliboniĝas.

Ĉe Abingdon la rivero pasas preter la stratoj. Abingdon estas tipa kampara urbo de la pli malgranda speco kvieta, eminente respektinda, pura kaj preterespere seninteresa. Ĝi fieras, ke ĝi estas malnova, sed ĉu ĝi estas tiurilate komparebla al Wallingford kaj Dorchester, ŝajnas dube. Fama abatejo iam staris tie, kaj en la restaĵo de ĝiaj sanktigitaj muroj nuntempe oni faras amaran bieron.

En la preĝejo de Sankta Nikolao en Abingdon troviĝas monumento de Johano Blackwall kaj lia edzino Johanino, kiuj ambaŭ, post feliĉa vivo kiel geedzoj, mortis ĝuste en la sama tago, la 21-an de aŭgusto 1625; en la preĝejo de Sankta Helena estas registrite, ke W. Lee, kiu mortis en 1637, ”havis en sia vivodaŭro idaron el sia lumbo sumiĝanta ĝis du cent, krom nur tri”. Se vi faros kalkulon vi trovos, ke la nombro de la familio de Sinjoro W. Lee estis cent naŭdek sep. Sinjoro W.

Lee — kvinfoje urbestro de Abingdon — estis sendube bonfaranto al sia generacio, sed mi esperas, ke ne troviĝas multaj de lia speco en ĉi tiu jam tro plena deknaŭa jarcento.

De Abingdon ĝis Nuneham Courtenay estas ĉarma etendaĵo. La Nuneham-parko estas treege vizitinda. Ĝin rigardi estas permesite marde kaj ĵaŭde. La domo enhavas imponan kolekton de pentraĵoj kaj kuriozaĵoj kaj la teraĵo estas tre bela.

La lageto sub la Sandbord-akvobariero, tuj malantaŭ la kluzo, estas tre taŭga loko se vi volas vin dronigi. La subfluo estas terure forta kaj se vi unufoje trafas en ĝin, estas al vi jam tute bone. Obelisko signas la lokon, kie du viroj dronis, dum ili sin banis tie; la ŝtupojn de la obelisko kutime uzas kiel salttabulon la junuloj, kiuj nun deziras vidi, ĉu la loko fakte estas danĝera.

La kluzo kaj ventmuelilo ĉe Iffley, unu mejlon antaŭ ol vi atingas Oksfordon, estas favorata temo ĉe la riveramanta penikfrataro. La vero malantaŭ la pentraĵoj estas tamen iel nekontentiga. Ne multaj aferoj, mi rimarkis, tute egalas siajn bildojn en ĉi tiu mondo.

Ni trapasis la Iffley-kluzon je ĉirkaŭ duono post la dekdua, kaj tiam, ordiginte la boaton kaj pretiginte ĉion por la alteriĝo, ni laboris super nia lasta mejlo.

Inter Iffley kaj Oksfordo estas la plej malfacila parto de la rivero, kiun mi konas. Vi devas naskiĝi sur tiu peco de akvo por ĝin kompreni. Mi traveturis ĝin jam sufiĉe ofte, tamen mi ankoraŭ ne sukcesis scipovi ĝin. Viro, kiu povas remi laŭ rekta vojo de Oksfordo al Iffley, povas sendube ankaŭ loĝi oportune sub unu tegmento kun la edzino, la bopatrino, la plejaĝa fratino kaj la maljuna servistino, kiu estis kun la familio, kiam li estis infaneto.

Unue la fluo vin pelas sur la dekstran bordon, poste sur la maldekstran, tiam ĝi portas vin al la mezo, turnas vin trifoje, reportas vin almonte kaj ĉiam finas la ludon penante frakasi vin kontraŭ kolegia boato.

Sekve de tio ni kompreneble malhelpis la iradon de multaj aliaj boatoj en la daŭro de la mejlo kaj ili nian, kaj sekve de tio, estiĝis kompreneble multe da forta lingvaĵo.

Mi ne scias, kial estas tiel, tamen ĉiuj ĉiam estas tiel neordinare koleremaj sur la rivero. Malgrandaj malfeliĉoj, kiujn sur la tero vi apenaŭ rimarkus, kolerigas vin preskaŭ ĝis freneziĝo, kiam ili okazas sur la akvo. Kiam Harris aŭ Georgo montras sin azenoj sur la tero, mi ridetas indulge; kiam ili kondutas kiel ŝtipkapuloj sur la rivero, mi ĵetas kontraŭ ilin la plej sangfrostigan lingvaĵon. Kiam alia boato malhelpas mian iradon, mi sentas, ke mi volas preni remilon kaj mortigi ĉiujn homojn en ĝi.

Homoj, plej mildhumoraj sur la tero, fariĝas batalemaj kaj sangosoifaj en boato. Iam mi iom boatpromenis kun junulino. Ŝi havis la plej ĉarman kaj mildan naturon imageblan, tamen sur la rivero estis terure ŝin aŭskulti.

—Ho, kia viro! — ŝi kriis ĉiufoje, kiam iu malfeliĉa remanto malhelpis ŝian iradon; — kial li ne atentas, kien li iras?

— Ho, kia malsaĝa objekto! — ŝi diris indigne, ĉiufoje kiam la velo ne volis stariĝi ĝuste. Ŝi prenis skuis ĝin preskaŭ brutale.

Tamen, kiel mi diris, sur la tero ŝi estis bonkora kaj ŝatinda.

La aero de la rivero efikas demoralige sur la humoron, kaj estas tio, mi supozas, kio igas eĉ ŝarĝboatistojn esti kelkfoje malĝentilaj unu al la alia kaj paroli per lingvaĵo, kiun ili sendube bedaŭras en siaj plej trankvilaj momentoj.

Ĉapitro XIX

Oksfordo — La ideo de Montmorency pri la ĉielo — La luprenita riverboato, ĝiaj belecoj kaj avantaĝoj — ”La Fiero de Tamizo” — La vetero ŝanĝiĝas — La rivero sub diversaj aspektoj — Negaja vespero — Sopiroj al la neatingeblo — Gaja interbabilado — Georgo ludas la banĝon — Funebra melodio — Ankoraŭ pluva tago — Forkuro — Eta vespermanĝo kaj tosto

En Oksfordo ni pasigis du tre agrablajn tagojn. Troviĝas multe da hundoj en la urbo Oksfordo. Montmorency la unuan tagon havis dek unu batalojn kaj la duan dek kvar kaj evidente kredis, ke li trafis en la ĉielon.

Inter homoj denaske tro malfortaj aŭ denaske tro mallaboremaj por ĝui kontraŭfluan laboradon, laŭ via prefero, estas kutimo lupreni boaton ĉe Oksfordo kaj remi alvale. Por la energiuloj tamen la kontraŭflua veturado estas preferinda.

Ne ŝajnas bone, ĉiam iri kun la fluo. Estas pli kontentige sin teni kuraĝe, batali kontraŭ ĝi kaj spite al ĝi trabati al si vojon antaŭen — almenaŭ tiel mi sentas, kiam Harris kaj Georgo remas kaj mi direktas.

Al tiuj, kiuj intencas ekiri el Oksfordo, mi dirus, ke ili prenu la propran boaton — krom se, kompreneble, vi povas preni la boaton de iu alia sen ia ebla danĝero, ke oni vin malkovros. La boatoj, kiujn ĝenerale oni luigas sur Tamizo supre de Marlow, estas tre bonaj boatoj. Ili estas sufiĉe netraflueblaj kaj tiel longe, ke oni traktas ilin zorge, ili nur malofte disfalas aŭ subakviĝas. En ili troviĝas lokoj, kie oni povas sidiĝi, kaj ili estas kompletigitaj per ĉiuj necesaj aranĝoj — aŭ per preskaŭ ĉiuj — por ebligi al vi remi kaj direkti ilin.

Tamen ili ne estas ornamaj. Boato luprenita sur la rivero super Marlow ne estas boato, per kiu vi povas brili kaj paradi. La luprenita riverboato tre baldaŭ ĉesigas tiaspecan sensencaĵon flanke de siaj okupantoj. Jen ĝia ĉefa, oni povas diri, ĝia sola rekomendo.

Viro en luprenita riverboato estas modesta kaj sindetenema. Li pli volas resti en la ombra flanko sub la arboj kaj fari la plejparton de sia veturado frue en la mateno aŭ malfrue en la vespero, kiam ne estas multe da homoj sur la rivero por lin vidi.

Kiam viro en luprenita riverboato vidas iun, kiun li konas, li albordiĝas kaj sin kaŝas malantaŭ arbo.

Mi estis unu el grupo, kiu luprenis riverboaton iun someron por kelktaga vojaĝo. Neniu el ni antaŭe vidis riverboaton; ni ne sciis, kio ĝi estas, eĉ tiam, kiam ni jam vidis ĝin.

Ni mendis boaton — duremilan kanoton; kiam ni alvenis kun nia pakaĵaro en la boatejon kaj donis niajn nomojn, la viro diris:
—Ho, jes: vi estas la grupo, kiu mendis duremilan kanoton.

Ĉio en ordo. Jim, venigu La Fieron de Tamizo.

La knabo foriris kaj reaperis post kvin minutoj baraktanta kun granda antaŭdiluva peco de ligno, kiu aspektis kvazaŭ oni antaŭ nelonge estus ĝin elfosinta el ie kaj elfosinta senzorge, tiel ke ĝi estis nenecese difektita dum la laboro.

Mia propra penso, kiam mi unue vidis la objekton, estis, ke ĝi estas ia romia restaĵo, — restaĵo de kio, mi ne scias, eble de ĉerko.

En la proksimeco de supra Tamizo abundas romiaj restaĵoj, kaj mia diveno ŝajnis al mi tre probabla; tamen nia serioza junulo, kiu estis ioma geologo, ridindigis mian teorion pri romia restaĵo kaj diris, ke eĉ al la plej malalta intelekto (en kies kategorion, li ŝajnis bedaŭri, li ne povas konscience envicigi mian) estas klare, ke tio, kion la knabo trovis, estas fosilio de baleno; li atentigis nin pri la diversaj atestaĵoj pruvantaj, ke ĝi sendube apartenas al la antaŭglacia epoko.

Por ĉesigi la disputon ni apelaciis al la knabo. Ni petis lin ne timi, sed paroli la simplan veron: ĉu ĝi estas fosilio de antaŭ-Adama baleno, aŭ ĉu ĝi estas frutempa romia ĉerko?

La knabo diris, ke ĝi estas La Fiero de Tamizo.

Unue ni kredis, ke tio estas ŝerca respondo flanke de la knabo, kaj iu donis al li du pencojn kiel premion por lia vigla spriteco; sed kiam li laŭ ni tro longe persistis en la ŝerco, ni ekkoleris al li.

—Nu, nu, knabo mia! — nia kapitano diris akratone, — ni lasu la sensencaĵon. Reprenu hejmen la lavkuvon de via patrino kaj portu al ni la boaton.

Tiam venis la boatkonstruisto mem kaj certigis nin, je sia vorto de praktika homo, ke la objekto vere estas boato — estas, fakte, la boato, la ”duremila kanoto” elektita por veturigi nin dum nia vojaĝo sur la akvo.

Ni grumblis sufiĉe multe. Ni opiniis, ke li povus almenaŭ esti zorginta, ke ĝi estu jam kalkblankigita aŭ gudrita — ke io estu farita al ĝi por diferencigi ĝin de peco de ŝipruino; sed li povis vidi en ĝi neniun mankon.

Li ŝajnis ofendita pro niaj rimarkoj. Li diris, ke li elektis por ni la plej bonan boaton el sia tuta provizo, kaj li opiniis, ke ni povus esti pli dankemaj.

Li diris, ke ĝi, La Fiero de Tamizo, estis uzata tia, kia ĝi nun staras (aŭ pli ĝuste tia, kia ĝi nun kunkroĉiĝas) jam dum la lastaj kvardek jaroj kaj, laŭ lia scio, neniu antaŭe plendis pri ĝi kaj li ne vidas, kial ni estu la unuaj por komenci.

Ni ne disputis plu.

Ni kunligis la tiel nomatan boaton per kelkaj pecoj de ŝnureto, akiris iom da papertapeto, kaj ĝin surgluis sur la pli malfreŝajn lokojn, preĝis kaj eniris.

Oni postulis de ni tridek kvin ŝilingojn por la pruntedono de tiu restaĵo por ses tagoj; ni povus ĝin aĉeti por kvar kaj duona ŝilingoj ĉe vendejo de floslignaĵo sur la marbordo.

La vetero ŝanĝiĝis en la tria tago, — Ho! mi nun parolas pri la nuna vojaĝo, — kaj ni iris el Oksfordo por la revena veturado meze de konstanta pluveto.

Rivero — kun la sunbrilo brilanta sur ĝiaj dancantaj ondetoj, orumanta la grizverdajn fagtrunkojn, lumetanta tra la mallumaj, malvarmetaj arbaretaj vojoj, ĉasanta ombrojn trans la malprofundaĵojn, ĵetanta diamantojn de la muelilradoj, transdonanta kisojn al la lilioj, petolanta kun la blanka akvo de la bariero, arĝentumanta muskokovritajn murojn kaj pontojn, heliganta iun malgrandan urbeton, ĉarmiganta ĉiun vojeton kaj herbejon, kuŝanta implikita inter la junkoj, rigardanta ridante el ĉiu golfeto, gaje lumetanta sur multe da malproksimaj veloj, balzamanta la aeron per helo — estas ora ferivereto.

Sed rivero — malvarma kaj laca, kun senĉesaj pluvgutoj falantaj sur ĝian brunan kaj malviglan akvon, kun sono, kvazaŭ virino mallaŭte plorus en malluma ĉambro; dum la arbaretoj, tute mallumaj kaj silentaj, vualitaj per siaj vapornebuloj, staras simile al fantomoj sur la rando; silentaj fantomoj kun riproĉantaj okuloj, kiel la fantomoj de malbonaj agoj, kiel la fantomoj de amikoj preterlasitaj — estas fantomvizitata rivero tra la lando de vanaj bedaŭroj.

Sunlumo estas la vivsango de la naturo. Patrino Tero rigardis al ni per tiel malviglaj, senanimaj okuloj, kiam la sunlumo formortis el ĝi. Ni fariĝas malgajaj, estante tiam kun ŝi; ŝi ŝajnas ne koni nin, nek amis nin. Ŝi estas kiel vidvino, kiu perdis la edzon, kiun ŝi amis kaj ŝiaj infanoj tuŝas ŝian manon kaj rigardas supren al ŝi en la okulojn, sed ne ricevas rideton.

Dum tiu tuta tago ni remadis tra la pluvo kaj tio estis melankolia laboro. Komence ni ŝajnigis, ke ni ĝin ĝuas. Ni diris, ke tio estas ŝanĝo, kaj ke ni ŝatas vidi la riveron sub ĝiaj diversaj aspektoj. Ni diris, ke ni ne povas esperi, ke estos ĉiam sunbrilo, nek deziri tion. Ni diris unu al la alia, ke la naturo estas belega, eĉ kun siaj larmoj.

Harris kaj mi fakte entuziasmiĝis pri la afero dum kelkaj unuaj horoj. Mi kantis kanton pri la vivo de cigano kaj kiel rava estas la ekzistado de cigano! — libera al ŝtormo kaj sunbrilo kaj ĉiu vento kiu blovas! — kaj kiel li ĝuas la pluvon kaj kiel li bonfartas en ĝi; kiel li priridas la homojn, kiuj ĝin ne ŝatas.

Georgo estis pli serioza kaj ne forlasis la ombrelon.

Ni suprenmetis la kovrilon antaŭ ol ni lunĉis kaj lasis ĝin supre la tutan posttagmezon lasante nur malgrandan malfermaĵon en la antaŭo, ĉe kiu unu el ni povis padeli kaj observi. Tiamaniere ni veturis naŭ mejlojn kaj haltis por la nokto iom malsupre de la Day-kluzo.

Mi ne povas honeste diri, ke ni pasigis gajan vesperon. Pluvetis kviete kaj persiste. Ĉio en la boato estis malseketa kaj gluaĉa. La vespermanĝo ne estis sukceso. Malvarma bovidaĵa pasteĉo, kiam vi ne estas malsata, emas trosatigi. Mi sentis deziron por blankfiŝetoj kaj kotleto; Harris babilis pri soleoj kaj blanka saŭco kaj transdonis la restaĵon de sia pasteĉo al Montmorency, kiu ĝin malakceptis kaj, ŝajne ofendita de la propono, iris kaj sidiĝis tute sola en la alia flanko de la boato.

Georgo petis, ke pri tiaj manĝoj ni ne parolu, almenaŭ ne antaŭ ol li estos manĝinta sian malvarman boligitan bovaĵon sen mustardo.

Post la vespermanĝo ni ludis napoleonon por pencoj. Ni ludis ĉirkaŭ unu kaj duonan horojn, kaj en la fino de tiu tempo Georgo jam gajnis kvar pencojn — Georgo ĉiam havas bonŝancon ĉe kartludado — kaj Harris kaj mi perdis po precize du pencoj.

Tiam ni decidis, ke ni rezignos la vetludadon. Kiel Harris diris, ĝi naskas malsanigan ekscitiĝon, se ĝi estas troigita. Georgo diris, ke li volonte daŭrigos por doni al ni eblecon nin rekompenci; sed Harris kaj mi decidis, ke ni ne batalu plu kontraŭ la sorto.

Post tio ni pretigis punĉon kaj sidis kune kaj babilis. Georgo rakontis al ni pri viro, kiun li konis, kiu venis sur la riveron antaŭ du jaroj, kaj tranoktis en malseka boato en nokto ĝuste tia, kia estas ĉi tiu, tio donis al li reŭmatisman febron kaj nenio povis lin savi kaj li mortis en granda doloro dek tagojn poste. Georgo diris, ke li estis nur junulo kaj fianĉiĝinta. Li diris, ke tio estas unu el la plej malĝojigaj aferoj, kiujn li iam spertis.

Tio memorigis al Harris pri amiko lia, kiu aniĝis al la Volontuloj, kaj kiu iun pluvan nokton dormis sub kanvaso ĉe Aldershot, ”en nokto, ĝuste tia, kia estas ĉi tiu”, diris Harris; li vekiĝis en la mateno kripligita por la tuta vivo. Harris diris, ke li prezentos nin ambaŭ al la viro, kiam ni revenos en la urbon; niaj koroj ŝiriĝos, kiam ni vidos lin.

Tio nature kondukis nin al agrabla babilado pri iskiatiko, febroj, malvarmumoj, pulmomalsanoj kaj bronkito; Harris diris, kiel maloportune estus, se iu el ni grave malsaniĝus en la nokto, konsiderante, kiel malproksimaj ni estas de kuracisto.

Post ĉi tiu interparolado ŝajne estiĝis deziro por io gajiga kaj en momento de malforteco mi proponis, ke Georgo prenu sian banĝon kaj vidu, ĉu li ne povas doni al ni komikan kanton.

Mi devas diri por la kredito de Georgo, ke li ne bezonis multe da kuraĝigo. Estis neniu sensencaĵo pri tio, ke li lasis hejme la muzikaĵon aŭ io simila. Li tuj aperigis la muzikilon kaj komencis ludi ”Du okuloj nigraj ravas”.

Antaŭ tiu vespero mi ĉiam rigardis ”Du okuloj nigraj ravas” kiel sufiĉe banalan melodion. La riĉa vejno de malĝojo, kiun Georgo eltiris el ĝi surprizis min.

Dum la funebraj muziksonoj progresis, kreskis en Harris kaj mi la deziro fali unu sur la bruston de la alia kaj plori; tamen per granda penado ni detenis la naskiĝantajn larmojn kaj aŭskultis la sovaĝan sopirplenan melodion en silento.

Kiam venis la rekantaĵo, ni eĉ faris preteresperajn penadojn gajiĝi. Ni replenigis niajn glasojn kaj kunkantis; Harris per voĉo tremanta pro emocio antaŭiris kaj Georgo kaj mi sekvis kelkajn vortojn poste:
”Du okuloj nigraj ravas!

Kia surprizo trafas!

Nur ĉar mi diris, ke oni malpravas, Du —”

Ĉi tie ni ne povis daŭrigi plu. La neeldireblan kortuŝon de la akompanado de Georgo al tiu ”du” ni, en nia tiama stato de korpremo, ne povis elteni. Harris plorĝemis kiel malgranda infano kaj la hundo ululis, ĝis mi kredis, ke certe rompiĝos aŭ lia koro aŭ lia makzelo.

Georgo deziris ludi ankoraŭ strofon. Li opiniis, ke kiam li pli bone akordiĝos kun la muziko kaj povos ĵeti pli da ”sinforlaso” por tiel diri, en sian ludadon, ĝi eble ne ŝajnos tiel malĝoja. La sento de la plimulto tamen estis kontraŭ la eksperimento.

Ĉar ne estis farebla io alia, ni enlitiĝis — tio estas, ni senvestiĝis, kaj nin ĵetiĝadis laŭ la fundo de la boato dum ĉirkaŭ tri-kvar horoj. Post tio ni sukcesis spasme dormi ĝis la kvina matene, kiam ni ĉiuj leviĝis kaj manĝis la matenmanĝon.

La dua tago precize similis al la unua. La pluvego daŭris kaj ni sidis, volvitaj en pluvmanteloj sub la kanvaso, kaj drivis malrapide alvale.

Unu el ni — mi jam forgesis, kiu, sed mi inklinas supozi, ke tiu estis mi — faris malfortan penadon dum la mateno entuziasmigi nin pri la antaŭa cigana stultaĵo, ke ni estas la infanoj de la naturo kaj ĝuas la pluvon; sed tio tute ne sukcesis.

Pri unu afero ni ĉiuj samopiniis, kaj tio estas ke, okazu kio ajn, ni daŭrigos firme ĝis la plej ekstrema fino. Ni foriris por dusemajna plezuro sur la rivero kaj dusemajnan plezuron ni nepre intencis ĝui. Se tio nin mortigos, nu, tio estus malfeliĉo por niaj amikoj kaj parencoj; sed ĝi ne estus evitebla. Ni sentis, ke cedi al la vetero en klimato, kiel nia, estus plej pereiga precedenco.

—Nur ankoraŭ du tagojn, — diris Harris, — ni estas junaj kaj fortaj. Estas eble, ke ni postvivos tion.

Ĉirkaŭ la kvara posttagmeze ni komencis diskuti niajn planojn por la vespero. Tiam ni estis iom preter Goring kaj ni decidis padeli ĝis Pangbourne kaj tie tranokti.

—Ankoraŭ gaja vespero! — murmuretis Georgo.

Ni sidis meditante pri la perspektivo. Ni estos en Pangbourne je la kvina. Ni finos la ĉefmanĝon je, ni diru, duono post la sesa. Post tio ni povos promeni ĉirkaŭe en la vilaĝo, dum pluvegas, ĝis la tempo por enlitiĝo; aŭ ni povos sidi en malbone lumigita trinkeja saloneto kaj legi la almanakon.

—Nu, povas esti, ke la Alhambro estos pli gajiga, — diris Harris, kiu kuraĝis meti la kapon momenton ekster la kovrilon kaj esploris la ĉielon.

—Kun eta vespermanĝo ĉe **) — poste, — mi aldonis duone senkonscie.

—Jes, estas preskaŭ domaĝo, ke ni decidis daŭre resti en la boato, — respondis Harris; tiam kelkan tempon estis silento.

—Se ni ne estus decidintaj, ke ni devas certigi al ni la morton en ĉi tiu malbenita ĉerko, — rimarkigis Georgo, ĵetante rigardon plenan de intensa malamo sur la boaton, — tiam valorus mencii, ke vagonaro foriras el Pangbourne, laŭ mia scio, baldaŭ post la kvina, kaj demetus nin en Londono sufiĉe frue por ebligi al ni manĝi kotleton kaj poste iri al la ejo menciita de vi.

Neniu parolis. Ni interrigardis kaj ĉiu ŝajnis vidi la proprajn malnoblajn kaj kulpajn pensojn respegulataj en la vizaĝo de la aliaj. En silento ni eltiris kaj traserĉis la valizojn. Ni rigardis laŭlonge de la rivero supren kaj ni rigardis malsupren; nenio homa estis videbla!

Dudek minutojn poste, oni povis vidi tri figurojn, sekvatajn de hontema hundo, ŝtele elrampi el la boatejo ĉe ”Cigno”

survoje al la stacidomo, vestitajn per la jena nek bela nek parada kostumo:
Nigraj ledaj ŝuoj, malpuraj; flanelaj vestaĵoj por boatveturado, tre malpuraj; bruna felta ĉapelo, tre batita; pluvmantelo, tre malseka; ombrelo.

Ni trompis la boatiston ĉe Pangbourne. Ni ne kuraĝis informi lin, ke ni forkuras de la pluvo. Ni lasis la boaton kaj ĝian tutan enhavon sub lia gardo, kun la instrukcio, ke ĝi estu preta por ni je la naŭa la sekvantan matenon. Se, ni diris — se okazos io neatendita, por malebligi nian revenon, ni skribos al li.

Ni atingis Paddington je la sepa kaj veturis rekte al la restoracio, kiun mi antaŭe priskribis, kie ni manĝis etan manĝon, lasis Montmorency kune kun la propono, ke vespermanĝo estu preta je duono post la deka, kaj poste ni pluiris ĝis Leicester Square.

Ni altiris multe da atento ĉe Alhambro. Kiam ni prezentis nin ĉe la giĉeto, oni malafable ordonis al ni iri al la enirejo en Castle Street, kaj informis, ke ni malfruas jam de duonhoro.

Ni konvinkis la viron, post ioma malfacilaĵo, ke ni ne estas ”la mondkonataj tordigistoj de la Himalajaj montoj” kaj li prenis nian monon kaj enlasis nin.

Interne ni estis ankoraŭ pli granda sukceso. Niaj belaj bronzitaj vizaĝoj kaj pitoreskaj vestaĵoj estis sekvataj ĉirkaŭe de admirantaj okuloj. Ni estis la celo de ĉiuj rigardoj.

Tio estis fiera momento por ni ĉiuj.

Ni foriris baldaŭ post la unua baleto kaj reiris al la restoracio, kie la vespermanĝo jam atendis nin.

Mi devas konfesi, ke mi ĝuis tiun vespermanĝon. Dum dek tagoj ŝajnis, ke ni vivas, pli malpli, nur per malvarma viando, kuko, kaj pano kun konfitaĵo. Ĝi estis simpla, nutra dieto; tamen estis en ĝi nenio ekscita, kaj nun la odoro de burgunda vino kaj la odoro de francaj saŭcoj, la vido de puraj buŝtukoj kaj longaj panbuloj, frapis kiel bonvena vizitanto ĉe la pordo de nia internaĵo. Kelkan tempon ni daŭris trinki en silento, ĝis venis la tempo, kiam, anstataŭ sidi tute rektaj, firme tenante la tranĉilon kaj forkon, ni apogis nin al la dorso de la seĝo kaj laboris malrapide kaj senzorge — kiam ni etendis la krurojn sub la tablo, lasis la buŝtukon fali nerimarkite sur la plankon kaj trovis tempon por observi la fuman plafonon pli kritike ol ni ĝis nun povis — kiam ni restigis niajn glasojn sur la tablo per etendita brako kaj sentis nin bonaj, pensemaj kaj pardonemaj.

Tiam Harris, kiu sidis apud la fenestro, tiris flanken la kurtenon kaj rigardis sur la straton.

Ĝi brilis mallume en la malseko, la malbone lumigitaj lampoj flagretis ĉe ĉiu ventopuŝo, la pluvo plaŭdis konstante en la pluvflakoj kaj fluetis laŭ la kanaletoj en la jam pluvplenajn defluilojn. Kelkaj tute malsekaj vojirantoj rapide preterpasis, kuntiris sin sub la gutantaj ombreloj kaj la virinoj levetis la jupojn.

—Nu, — diris Harris kaj etendis la manon por sia glaso, — ni havis agrablan vojaĝon, kaj pro ĝi mian koran dankon al la maljuna patro Tamizo — tamen mi opinias, ke ni agis saĝe, kiam ni rezignis pri ĝi ĝustatempe. Jen al la sano de tri viroj feliĉe ekster boato!

Montmorency, staranta sur la malantaŭaj piedoj antaŭ la fenestro, rigardis en la nokton kaj eligis mallongan bojon de konvinka konsento kun la tosto.

www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-065-1 237