The Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
 
Title: La Sinjorino el la Maro 
 
Author: Henrik Ibsen 
 
Translator: Odd Tangerud 
 
Release Date: September 5, 2006 [EBook #19182] 
 
Language: Esperanto 
 
 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** 
 
 
 
 
Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly 
 
 
 
 
 

Henrik Ibsen

LA SINJORINO EL LA MARO

Teatraĵo en kvin aktoj

(Fruen fra havet)

1888

Tradukis:
Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 28, N — 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-91707-50-2

LA SINJORINO EL LA MARO

ROLOJ:

(La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo en norda Norvegio.)

UNUA AKTO

(La domo de doktoro Wangel. Tegmentita verando maldekstre. Ĝardeno antaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango. Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝa barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la barilo estas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝas la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. Estas varma kaj brile klara somermateno.)

(Ballested, mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kun larĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante la ŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staras pentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo, penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)

(Bolette Wangel venas sur la verandon tra la malfermita ĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝi metas sur la tablon.)

BOLETTE
Nu, Ballested, — ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri?

BALLESTED
Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. — Pardonu, — ĉu vi atendas fremdulojn vizite hodiaŭ?

BOLETTE
Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Li venis al la urbo ĉi-nokte.

BALLESTED
Arnholm? Atendu iomete —. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernisto ĉi tie antaŭ kelkaj jaroj?

BOLETTE
Jes. Ĝuste li.

BALLESTED
Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove.

BOLETTE
Ĝuste tial ni deziras flagi.

BALLESTED
Jes, estas ja vere konvene.

(Bolette iras en la ĝardenan ĉambron.)

(Iom poste Lyngstrand venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltas interesate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estas maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas malforte.)

LYNGSTRAND
(de ekstere de la heĝo) Bonan matenon.

BALLESTED
(turnas sin) Ho —! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.) Jen, jen, — Nun leviĝas la balono. (Fiksas la ŝnuron, kaj iom ordigas ĉe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas la plezuron —

LYNGSTRAND
Aspekte vi estas pentristo, vi.

BALLESTED
Kompreneble. Ĉu mi ne ankaŭ estus pentristo?

LYNGSTRAND
Jes, mi vidas. — Ĉu vi permesas, ke mi eniru?

BALLESTED
Vi eble volas rigardi?

LYNGSTRAND
Jes, mi ege volus.

BALLESTED
Ho, ankoraŭ ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. Proksimiĝu.

LYNGSTRAND
Dankon, dankon. (Li proksimiĝas tra la kradpordo.)

BALLESTED
(pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.

LYNGSTRAND
Mi ja vidas.

BALLESTED
Sed mankas ankoraŭ la figuro. En la ĉi-tiea urbo neeblas trovi modelon.

LYNGSTRAND
Ĉu estu ankaŭ figuro?

BALLESTED
Jes. Ĉe tiu rifo en la antaŭo kuŝu duone morta marvirino.

LYNGSTRAND
Kial ŝi estu duone morta?

BALLESTED
Ŝi erare naĝis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj nun ŝi kuŝas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas.

LYNGSTRAND
Nu, tiel.

BALLESTED
Estas la sinjorino en ĉi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion pentri.

LYNGSTRAND
Kion vi fine nomu la bildon?

BALLESTED
Mi intencas nomi ĝin “La fino de la marvirino”.

LYNGSTRAND
Konvenas bone. — Vi certe faros ion bonan el tio.

BALLESTED
(rigardas lin) Fakulo eble?

LYNGSTRAND
Pentristo, vi sugestas?

BALLESTED
Jes.

LYNGSTRAND
Ne, mi ne estas. Sed mi fariĝos skulptisto. Mi nomiĝas Hans Lyngstrand.

BALLESTED
Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaŭ estas bela arto. — Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Ĉu vi estas longe loĝinta ĉi tie?

LYNGSTRAND
Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan someron.

BALLESTED
Ĝui la agrablan naĝejan vivon? Ĉu?

LYNGSTRAND
Jes. Mi provos regajni miajn fortojn.

BALLESTED
Ĉu malsana?

LYNGSTRAND
Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas danĝere. Estas nur ioma anheleco en la brusto.

BALLESTED
Ba! — bagatelaĵo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston.

LYNGSTRAND
Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel.

BALLESTED
Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporŝipo. Plenŝtopita de pasaĝeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la feriado la lastajn jarojn.

LYNGSTRAND
Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias.

BALLESTED
Venas ankaŭ amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo perdu sian karakteron pro tiu fremdaĵo.

LYNGSTRAND
Ĉu vi naskiĝis en la urbo?

BALLESTED
Ne, tio ne. Sed mi akla — aklimatigis min. Mi sentas min ligita al la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo.

LYNGSTRAND
Vi do loĝas ĉi tie longe?

BALLESTED
Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. Sed jen ni akiris financajn malfacilaĵojn. La grupo dissolviĝis, kaj disiris ĉiuj laŭ la vento.

LYNGSTRAND
Sed vi mem do restis?

BALLESTED
Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi ĉefe laboris en la dekoracia fako, vi sciu.

(Bolette elvenas kun balancseĝo, kiun ŝi metas sur la verandon.)

BOLETTE
(parolas en la direkto de la ĝardena ĉambro) Hilde, — vidu ĉu vi povas trovi la broditan piedbenketon de patro.

LYNGSTRAND
(proksimiĝas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, fraŭlino Wangel!

BOLETTE
(ĉe la relo) Ho ĉu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. Pardonu momenton, — mi nur — (eniras en la domon)

BALLESTED
Vi do konas la familion?

LYNGSTRAND
Ne sufiĉe. Mi nur renkontis la fraŭlinojn ie kaj ie ĉe aliuloj. Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la “La Videjo”. Ŝi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin.

BALLESTED
Ho ja, — vi devus kultivi tiun konatecon.

LYNGSTRAND
Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus okazon —

BALLESTED
Ho, ĉu — okazon — (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! (kolektas siajn aĵojn) La vaporŝipo ja estas ĉe la kajo. Mi devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas min. Mi ja ankaŭ praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu.

LYNGSTRAND
Aspekte vi estas tre multflanka.

BALLESTED
Oni devas scii ak — aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. Se vi foje bezonus ion pri hararo, — iom da pomado aŭ tiospecan, vi nur demandu pri dancinstruisto Ballested.

LYNGSTRAND
Dancinstruisto —?

BALLESTED
Estro de la “Kornasocio”, se vi bonvolas. Hodiaŭ ni koncertos supre en “La Videjo”. Adiaŭ, — adiaŭ! (Li foriras kun siaj pentraĵoj tra la barilpordo kaj daŭrigas dekstren.)

(Hilde elvenas kun la piedbenketo. Bolette alportas pliajn florojn. Lyngstrand salutas al Hilde, de sia staro en la ĝardeno.)

HILDE
(ĉe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaŭ vi kuraĝis enen veni.

LYNGSTRAND
Jes, mi permesis al mi eniri.

HILDE
Vi faris vian matenan promenadon, ĉu?

LYNGSTRAND
Ho ne, — ne longan promenadon hodiaŭ.

HILDE
Ĉu vi naĝis?

LYNGSTRAND
Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Ŝi eniris sian bandometon.

HILDE
Kiu faris?

LYNGSTRAND
Via patrino.

HILDE
Nu tiel, nu. (Ŝi metas la benketon antaŭ la balancseĝon.)

BOLETTE
(kvazaŭ interrompante) Ĉu vi ne vidis la boaton de patro tie sur la fjordo?

LYNGSTRAND
Jes, ŝajnis al mi, ke velboato stiriĝis ĉi-direkten.

BOLETTE
Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. (Ŝi ordigas ion sur la tablo.)

LYNGSTRAND
(staras sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo de la verando) Ho, kiel per floroj beligite —!

BOLETTE
Jes, ĉu ne estas bele?

LYNGSTRAND
Ho, vere delikate. Aspektas kvazaŭ estas solenaĵo en la domo.

HILDE
Jes, tamen estas.

LYNGSTRAND
Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, ĉu?

BOLETTE
(averte al Hilde) Hm — hm!

HILDE
(senatente) Ne, tiu de patrino.

LYNGSTRAND
Nu tiel, — Estas tiu de via patrino.

BOLETTE
(mallaŭte, kolere) Ĉu do, Hilde —!

HILDE
(same) Lasu min! (al Lyngstrand) Vi iros hejmen nun por matenmanĝi, ĉu?

LYNGSTRAND
(malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon.

HILDE
Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo?

LYNGSTRAND
Mi ne plu loĝas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi.

HILDE
Kie vi do nun loĝas?

LYNGSTRAND
Nun mi loĝas ĉe sinjorino Jensen.

HILDE
Kiu sinjorino Jensen?

LYNGSTRAND
La akuŝistino.

HILDE
Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn farendaĵojn nun ol —

LYNGSTRAND
Ho, mi ja ne devus tiel paroli.

HILDE
Kion do?

LYNGSTRAND
Tion, kion mi diris.

HILDE
(rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin.

LYNGSTRAND
Ne, ne. Sed mi do diru adiaŭ al la fraŭlinoj ĝis venonte.

BOLETTE
(venas sur la ŝtuparon) Adiaŭ, adiaŭ, sinjoro Lyngstrand. Vi vere devas pardoni nin hodiaŭ —. Sed iam poste, — kiam vi havas bonan tempon — kaj kiam vi havas la emon, — vi absolute faru viziton por vidi patron kaj — kaj ankaŭ nin aliajn.

LYNGSTRAND
Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion.

(Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo ekstere maldekstre, li salutas ankoraŭ unu fojon al la verando.)

HILDE
(duonlaŭte) Adiaŭ, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de mi.

BOLETTE
(mallaŭte, tiras ŝian brakon) Hilde —! Petolaĉa infano! Ĉu vi tute freneziĝas! Li povus ja aŭdi vin!

HILDE
Pa, — ĉu vi opinias, ke mi atentas pri tio.

BOLETTE
(rigardas dekstren) Jen venas patro.

(Doktoro Wangel, en vojaĝkostumo kaj kun valizo en la mano, venas laŭ la vojeto de dekstre.)

WANGEL
Jen mi revenas, knabinetoj!

(Li eniras tra la barilpordo.)

BOLETTE
(iras al li renkonte malsupre en la ĝardeno) Ho, bone ke vi venas.

HILDE
(Ankaŭ ŝi iras al li.) Ĉu vi ĉion finis por hodiaŭ, paĉjo?

WANGEL
Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. — Diru, — ĉu Arnholm venis?

BOLETTE
Jes, li venis ĉi-nokte. Ni informiĝis en la hotelo.

WANGEL
Do vi lin ankoraŭ ne vidis?

BOLETTE
Ne. Sed li certe vizitos nin antaŭtagmeze.

WANGEL
Jes, li certe faros.

HILDE
(tiras lin) Paĉjo, rigardu do.

WANGEL
(rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. — Estas ja vere pompe.

BOLETTE
Jes, ni bele ornamis, ĉu ne?

WANGEL
Jes, vere, vere. — Ĉu — ĉu ni estas solaj en la domo nun?

HILDE
Jes, ŝi eliris —

BOLETTE
(interrompas) Patrino naĝas.

WANGEL
(Rigardas amike al Bolette kaj frapetas ŝian kapon. Poste li diras iom hezite:) Aŭskultu nun, knabinetoj, — ĉu vi volas lasi ĉion ĉi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaŭ la flagon supre la tutan tagon?

HILDE
Ho, tion vi do povas imagi, paĉjo!

WANGEL
Hm, — nu ja. Sed vi do —

BOLETTE
(okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni ĉion faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por viziti vin —

HILDE
(ridetas kaj tiretas lin) Pensu, — li ja estis la instruisto de Bolette, patro!

WANGEL
(kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj — Nu, nu, — estas ja funde tute nature, ke vi memoras ŝin, kiu ne plu estas inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al ŝi la valizon) Portu ĝin en la oficejon. — Nu, knabinetoj, — mi tion ne ŝatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel ĉiun jaron — Nu, — kion diri! Eble ne povas fariĝi alimaniere.

HILDE
(volas iri tra la ĝardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro.

BOLETTE
(rigardas tien) Tiu? (ridas) Ho ne! Ĉu vi opinias, ke tiu aĝulo estas Arnholm!

WANGEL
Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! — Jes, certe tiel estas!

BOLETTE
(tien fiksrigardas; mallaŭte, surprizite) Jes, je Dio, ĉu ne ankaŭ mi opinias —!

(Lernejestro Arnholm, en eleganta antaŭtagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom streĉe, rigardas en la ĝardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.)

WANGEL
(iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antaŭa loko!

ARNHOLM
Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.

(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la ĝardeno.)

ARNHOLM
Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus.

WANGEL
Certe ne, mi opinias.

ARNHOLM
Nu, jes, eble tamen Bolette. — Jes, Bolette mi estus rekonanta.

WANGEL
Apenaŭ, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naŭ jaroj de kiam vi vidis ŝin lastfoje. Nu, ĉi tie okazis ja multaj ŝanĝoj dum tiu tempo.

ARNHOLM
(ĉirkaŭrigardas) Ŝajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde — kaj estas konstruita jena laŭbo —

WANGEL
Nu ja, tiel ekstere —

ARNHOLM
(ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fianĉpretajn filinojn en la domo.

WANGEL
Ho, fianĉpreta estas ja nur la unua.

HILDE
(duonlaŭte) Aŭskultu do patron!

WANGEL
Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol ĉi tie. Bonvolu.

ARNHOLM
Dankon, dankon, kara doktoro.

(Ili supreniras. Wangel proponas por Arnholm lokon en la balancseĝo.)

WANGEL
Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Ĉar vi aspektas iom streĉe post la vojaĝo.

ARNHOLM
Ho, ne gravas. En ĉi tiu ĉirkaŭaĵo —

BOLETTE
(al Wangel) Ĉu ni alportu sodakvon kaj sukon en la ĝardenĉambron? Ĉi tie baldaŭ fariĝos tro varme.

WANGEL
Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon.

BOLETTE
Ĉu ankaŭ konjakon?

WANGEL
Nur iometon. Se iu dezirus.

BOLETTE
Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.

(Bolette iras en la ĝardenĉambron fermante la pordon post si. Hilde prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la ĝardeno malantaŭ la domo.)

ARNHOLM
(kiu postrigardis Bolette per la okuloj) Estas vere iu belega —. Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.

WANGEL
(eksidas) Jes, vi trovas.

ARNHOLM
Jes, estas eĉ surprize pri Bolette. Ja ankaŭ pri Hilde. — Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Ĉu vi intencas loĝi ĉi tie vian tutan vivdaŭron?

WANGEL
Ho jes, estos tiel. Ĉi tie mi naskiĝis kaj brediĝis, kiel oni diras. Ĉi tie mi vivis feliĉe kun ŝi, kiu forpasis de ni tiel frue. Ŝi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.

ARNHOLM
Jes — jes.

WANGEL
Kaj nun mi vivas ĉi tie feliĉa kun ŝi, kiun mi ricevis anstataŭe. Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.

ARNHOLM
Sed neniun infanon en via dua geedziĝo?

WANGEL
Ni ricevis knabeton antaŭ du — du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la aĝo de kvar . ..kvin monatoj.

ARNHOLM
Via edzino, ŝi ne estas hejme hodiaŭ?

WANGEL
Jes, ŝi certe baldaŭ venos. Ŝi malsupreniris por preni banon. Ŝi naĝas ĉiun tagon je ĉi tiu tempo. En kiu ajna vetero.

ARNHOLM
Ĉu pro iu malsano?

WANGEL
Ne vere malsano. Sed ŝi estas strange nervoza la lastajn jarojn. Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al ŝi. Sed bani sin en la maro estas kvazaŭ ŝia kora ĝojo, komprenu.

ARNHOLM
Tion mi memoras de pasinte.

WANGEL
(kun preskaŭ nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.

ARNHOLM
Kompreneble. Ŝi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaŭ ofte renkontis ŝin, kiam mi vizitis ŝian patron en la lumturo.

WANGEL
Kredu, tiu tempo profunde stampis ŝin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas ŝin “La sinjorino el la maro”.

ARNHOLM
Ĉu?

WANGEL
Jes. Kaj tial —. Parolu vi kun ŝi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por ŝi.

ARNHOLM
(rigardas lin dubeme) Ĉu vi havas veran kialon por tion opinii?

WANGEL
Certe jes.

VOĈO DE ELLIDA
(aŭdata ekstere en la ĝardeno dekstre) Ĉu estas vi, Wangel!

WANGEL
(ekstaras) Jes, kara.

(Sinjorino Ellida Wangel, kun granda ŝalo ĉirkaŭ si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la ŝultroj, venas el inter la arboj ĉe la laŭbo. Lernejestro Arnholm ekstaras.)

WANGEL
(ridetas kaj etendas la manojn al ŝi) Nu, jen la sinjorino el la maro!

ELLIDA
(malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?

WANGEL
Ĵus nun. Antaŭ momento. (montras al Arnholm) Sed vi do salutu pasintan konaton —!

ELLIDA
(donas la manon al Arnholm) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme.

ARNHOLM
Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniaĵoj.

WANGEL
La akvo estas freŝa hodiaŭ, ĉu?

ELLIDA
Freŝa! Je Dio, ĉi tie la akvo neniam estas freŝa. Malvarmeta kaj malvigliga. Uŝ, la akvo estas malsana ĉi tie en la fjordoj.

ARNHOLM
Malsana?

ELLIDA
Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke ĝi malsanigas ankaŭ nin.

WANGEL
(ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon.

ARNHOLM
Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro mem kaj al ĉio kio apartenas al ĝi.

ELLIDA
Ho jes, eble. Eĉ mi mem ja kredas. — Sed ĉu vi vidas kiel bele la knabinetoj ornamis por vi?

WANGEL
(embarasata) Hm —. (rigardas sian horloĝon) Mi ja baldaŭ devas —

ARNHOLM
Ĉu vere estas por mi —?

ELLIDA
Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas ĉiutage. — Uh, — kiel sufoke varme estas sub tiu ĉi plafono! (malsupreniras en la ĝardenon) Venu ĉi tien! Ĉi tie estas almenaŭ iometa venteto. (Ŝi eksidas en la laŭbo.)

ARNHOLM
(eniras) Ŝajnas al mi, ke la venteto estas sufiĉe freŝa.

ELLIDA
Jes, vi, kiu kutimiĝis al la naŭza ĉefurba aero. Tie estas vere terure dum la somero, laŭdire.

WANGEL
(kiu ankaŭ iris en la ĝardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola konversacii kun nia gasto dum tempeto.

ELLIDA
Ĉu aferoj?

WANGEL
Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaŭ devas ŝanĝi vestojn. Sed ne daŭros longe —

ARNHOLM
(eksidas en la laŭbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi certe scios pasigi la tempon.

WANGEL
(kapsignas) Ho, jes, — mi fidas. Nu, — ĝis revido! (Li iras tra la ĝardeno maldekstren.)

ELLIDA
(post mallonga silento) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas bone sidi ĉi tie?

ARNHOLM
Nun mi sidas bone.

ELLIDA
La laŭbo nomiĝas mia laŭbo. Ĉar estas mi, kiu farigis ĝin. Aŭ pli ĝuste Wangel — por mi.

ARNHOLM
Kaj ĉi tie vi do kutimas sidi?

ELLIDA
Jes, ĉi tie mi pleje sidas dumtage.

ARNHOLM
Kun la knabinetoj?

ELLIDA
Ne, la knabinetoj — ili estas sur la verando.

ARNHOLM
Kaj Wangel mem?

ELLIDA
Ho, Wangel, li iras tien kaj ĉi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj.

ARNHOLM
Ĉu estas vi kiu deziras tian aranĝon?

ELLIDA
Mi opinias, ke ĉiuj partoj kontentiĝas per tiu aranĝo. Ni povas ja ĵeti la parolon transen unu al la alia — kiam ni foje trovas ion por diri.

ARNHOLM
(post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn —. Ekstere en Skjoldvik mi pripensas —. Hm, — estas nun longe de tiam —.

ELLIDA
Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie.

ARNHOLM
Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo — La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, ĉar via patro laŭ li baptigis vin per ŝipnomo kaj ne per kristana homa nomo —

ELLIDA
Jes, kaj kiel do?

ARNHOLM
Mi tute ne estus kredinta renkonti vin ĉi tie kiel sinjorino Wangel.

ELLIDA
Ne, ĉar tiam Wangel ja ankoraŭ ne estis —. Tiam ja ankoraŭ vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino —

ARNHOLM
Nu jes, jes. Sed eĉ se tiel ne estus —. Eĉ se li estus libera kaj ne ligita, — mi meniam imagus, ke okazus tiel.

ELLIDA
Ankaŭ mi ne. Vere neniam — tiam.

ARNHOLM
Wangel estas ja ĝentila. Honesta. Kore bonvola al ĉiuj homoj —

ELLIDA
(varme kaj kore) Jes, li vere estas!

ARNHOLM
— sed ŝajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi.

ELLIDA
Vi pravas. Li ja estas.

ARNHOLM
Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis!

ELLIDA
Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni eĉ eron el tio.

ARNHOLM
Hm —. (iomete pli mallaŭte) Ĉu vi iam konfidis ion pri mi al via edzo? Mi kompreneble aludas al la vana paŝo, — al kiu mi lasis min ravi.

ELLIDA
Ne. Ĉu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri — pri tio al kio vi aludas.

ARNHOLM
Mi ĝojas. Ĉar premis min la penso ke —

ELLIDA
Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe ŝatis vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie ekstere.

ARNHOLM
Dankon. Sed diru nun, — kial vi neniam skribis al mi post mia forvojaĝo?

ELLIDA
Mi pensis, ke eble dolorigus al vi aŭdi ion de iu, kiu — kiu ne povis proksimiĝi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte reŝiri ion embarasan, mi pensis.

ARNHOLM
Hm —. Jes, jes, vi certe pravas.

ELLIDA
Sed kial vi mem neniam skribis?

ARNHOLM
(rigardas ŝin kaj ridetas duone riproĉe) Mi? Fari la komencon? Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi spertis?

ELLIDA
Ho ne, mi ja bone komprenas. — Ĉu vi neniam poste pensis pri alia rilato?

ARNHOLM
Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.

ELLIDA
(duone ŝercante) Ho, ĉu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. Vi prefere devus pensi fariĝi feliĉa edzo, mi opinias.

ARNHOLM
Do devus baldaŭ okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, — mi ja jam atingis la trideksepan, verdire.

ELLIDA
Nu, ja, des pli da kaŭzo por vi rapidi. (Ŝi iomete silentas, poste diras serioze kaj mallaŭte) Sed aŭskultu nun, kara Arnholm, — mi nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, eĉ se mia vivo estus en veto.

ARNHOLM
Kio do tio estas?

ELLIDA
Kiam vi faris — la vanan paŝon, kiel vi ĵus diris, — tiam mi ne kapablis respondi al vi alimaniere ol mi faris.

ARNHOLM
Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.

ELLIDA
Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj ĉiuj miaj pensoj estis tiam en alia loko.

ARNHOLM
Tiam!

ELLIDA
Jes, ĝuste.

ARNHOLM
Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi eĉ ne konis sinjoron Wangel.

ELLIDA
Mi ne parolas pri Wangel.

ARNHOLM
Ne Wangel? Sed tiam, — ekstere en Skjoldvik —. Mi ne memoras unu solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.

ELLIDA
Ne, ne, — mi kredas. Ĉar ĉio estis tute freneza.

ARNHOLM
Sed rakontu do al mi pri tio ĉi!

ELLIDA
Ho, sufiĉas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi ja scias.

ARNHOLM
Kaj se vi tiam ne estus ligita?

ELLIDA
Kio do?

ARNHOLM
Ĉu via respondo al mia letero estus alia.

ELLIDA
Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.

ARNHOLM
Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?

ELLIDA
(ekstaras kvazaŭ en timo kaj maltrankvilo) Ĉar mi bezonas iun al kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.

ARNHOLM
Via edzo do nenion scias pri la afero?

ELLIDA
Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tuŝis la aferon. Funde estis ja nur frenezaĵo. Kaj rompiĝis ja baldaŭ — iamaniere.

ARNHOLM
(ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute!

ELLIDA
Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aŭ ke mi estus tute freneza.

ARNHOLM
Kara sinjorino, — nun vi vere devas plene eldiri.

ELLIDA
Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke — (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu ĝis poste. Jen vizitanto venas.

(Lyngstrand venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la ĝardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta ĉe la verando.)

ELLIDA
(el la laŭbo) Ĉu la knabinojn vi serĉas, sinjoro Lyngstrand?

LYNGSTRAND
(turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimiĝas) Tiel ne estas. Ne la fraŭlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. Vi ja permesis al mi veni por viziti vin —

ELLIDA
Jes, certe mi faris. Vi estas ĉiam bonvena.

LYNGSTRAND
Multan dankon. Kaj ĉar tiel feliĉe okazas, ke estas solenaĵo en la domo hodiaŭ —

ELLIDA
Nu, tion vi scias?

LYNGSTRAND
Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel ĉi tiun —

(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)

ELLIDA
(ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, ĉu ne estas pli bone doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Ĉar estas ja vere li, kiu —

LYNGSTRAND
(rigardas al ambaŭ necerte) Pardonu, — sed mi ne konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur — Mi venas pro la datreveno, sinjorino.

ELLIDA
Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la domo hodiaŭ.

LYNGSTRAND
(ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel sekrete.

ELLIDA
Kion vi scias?

LYNGSTRAND
Ke estas la dat — la datreveno de la sinjorino.

ELLIDA
Mia?

ARNHOLM
(rigardas ŝin demande) Hodiaŭ? Ne, certe ne.

ELLIDA
(al Lyngstrand) Kial vi tiel pensas?

LYNGSTRAND
Fraŭlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaŭ. Kaj mi demandis al la fraŭlinoj, kial ili tiel bele ornamas per floroj kaj flagoj —

ELLIDA
Nu bone?

LYNGSTRAND
— kaj fraŭlino Hilde respondis: Jes, ĉar hodiaŭ estas la datreveno de — de patrino.

ELLIDA
De patrino —! Nu tiel.

ARNHOLM
Aha! (Li kaj Ellida rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, ĉar la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel —

ELLIDA
(al Lyngstrand) Jes, ĉar vi ja nun tion scias —

LYNGSTRAND
(denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli —

ELLIDA
(akceptas la florojn) Koran dankon al vi. — Bonvolu sidiĝi momenton, sinjoro Lyngstrand.

(Ellida, Arnholm kaj Lyngstrand eksidas en la laŭbo.)

ELLIDA
Tio ĉi — pri mia datreveno — devus esti sekreto, sinjoro lernejestro.

ARNHOLM
Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.

ELLIDA
(metas la bukedon flanken) Ne, ĝuste tiel. Ne por la neinformitaj.

LYNGSTRAND
Mi do eĉ ne diros al iu vivanta homo.

ELLIDA
Ho, ne tiel grave. — Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane nun ol antaŭe.

LYNGSTRAND
Jes, ankaŭ mi kredas, ke mi saniĝos. Kaj venontan jaron, se mi povos iri suden —

ELLIDA
Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.

LYNGSTRAND
Jes, ĉar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li promesis helpi min venontan jaron.

ELLIDA
Kiel vi kontaktiĝis al li?

LYNGSTRAND
Ho, feliĉa okazo. Ĉar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj ŝipoj.

ELLIDA
Ĉu vere? Vi do tiam ŝatis la maron?

LYNGSTRAND
Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min nenifari hejme ĉe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.

ARNHOLM
Kiel bone, vi diras?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi longe kuŝis en la malvarma akvo, antaŭ ol ili savis min. Kaj tiam mi ja devis forlasi la maron. — Jes, vere estis granda feliĉo.

ARNHOLM
Ĉu, vi trovas?

LYNGSTRAND
Jes. Ĉar la difekto ne estas vere danĝera. Kaj nun mi povos fariĝi skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu — povi modli la delikatan argilon, kiu tiel cedeme formiĝas inter la fingroj!

ELLIDA
Kaj kion volas vi do modli? Ĉu marvirojn kaj marvirinojn? Aŭ ĉu antikvajn vikingojn?

LYNGSTRAND
Ne, tiaĵojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.

ELLIDA
Nu jes, — sed kion tiu grupo reprezentu?

LYNGSTRAND
Ho, devus esti io kion mi mem travivis.

ARNHOLM
Jes, jes, — tenu vin al tio.

ELLIDA
Sed kio tio do estus?

LYNGSTRAND
Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kuŝas maltrankvila dormante. Kaj ŝi ankaŭ sonĝas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke ŝi sonĝas.

ARNHOLM
Ĉu ne estu pli?

LYNGSTRAND
Jes, ankaŭ alia figuro. Iu estaĵo por nomi ĝin. Estu ŝia edzo, al kiu ŝi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la maro.

ARNHOLM
Kiel, dronis —?

ELLIDA
Li dronis?

LYNGSTRAND
Jes. Li dronis dum vojaĝo. Sed okazas la strangaĵo, ke li tamen revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud ŝia lito rigardante ŝin. Li staru malsekega, kvazaŭ homo ĵus eltirita el la maro.

ELLIDA
(klinas sin malantaŭen en la seĝo) Vere stranga imago. (fermas la okulojn) Mi vive bildigas tion antaŭ mi.

ARNHOLM
Sed je sankta nomo, sinjoro — sinjoro —! Vi ja diris, ke estu io, kion vi mem travivis.

LYNGSTRAND
Jes, jes, — Mi travivis tion ĉi. Iamaniere do.

ARNHOLM
Travivis, ke morta viro —?

LYNGSTRAND
Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed tamen —

ELLIDA
(vigle, streĉe) Rakontu ĉion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi devas ĉion scii.

ARNHOLM
(ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiaĵo kun mara etoso.

ELLIDA
Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand?

LYNGSTRAND
Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni dungis usonanon anstataŭe. Tiu nova laborestro —

ELLIDA
La usonano?

LYNGSTRAND
— jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li ĉiame legadis. Ĉar li volis lerni la norvegan, li diris.

ELLIDA
Nu! Kaj sekve!

LYNGSTRAND
Iun vesperon en terura vetero. Ĉiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la laborestro kaj mi. Ĉar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis stari sur ĝi. Kaj ankaŭ mi estis malsana kaj kuŝis. Ja, li do sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj —

ELLIDA
Jes! Jes!

LYNGSTRAND
Sed dum li tie sidas, mi aŭdas kvazaŭ hurlon el li. Kaj kiam mi rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizaĝo. Li komencas tiri kaj ŝiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li faris tute silente, silente.

ELLIDA
Li nenion diris? Li ne parolis?

LYNGSTRAND
Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaŭ parolis al si mem: Edziniĝis. Kun alia viro. Dum mi estis for.

ELLIDA
(fermas la okulojn kaj diras mallaŭte) Tion li diris?

LYNGSTRAND
Jes. Kaj imagu, — li tion diris en bona norvega. Li certe facile lernis fremdajn lingvojn, tiu viro.

ELLIDA
Kaj poste? Kio okazis poste?

LYNGSTRAND
Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. Ĉar li aldonis, — ankaŭ tio silente: — Sed mia ŝi estas, kaj mia ŝi fariĝu. Kaj min ŝi sekvu, eĉ se mi venu hejmen por serĉi ŝin kiel droninta viro el la nigra maro.

ELLIDA
(verŝas al si akvon. Ŝia mano tremas.) Puh, — kiel preme varme estas hodiaŭ —

LYNGSTRAND
Kaj tion li diris per tia vola forto, ke ŝajnis al mi ke li estas viro por tion plenumi.

ELLIDA
Ĉu vi scias — pri la sorto de tiu viro?

LYNGSTRAND
Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas.

ELLIDA
(rapide) Kial vi tion opinias!

LYNGSTRAND
Jes, ĉar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi lokon en la granda savboato kun la ŝipestro kaj kvin aliaj. La direktisto prenis la malantaŭan boateton. Lin sekvis la usonano kaj iu alia.

ELLIDA
Kaj de ili oni nenion plu aŭdis?

LYNGSTRAND
Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto ĵus skribis tion en letero. Sed ĝuste tial mi multe ŝatus fari artaĵon pri tio. La malfidelan maristedzinon mi vive bildigas antaŭ mi. Kaj ankaŭ la venĝanto, kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaŭ tute klare.

ELLIDA
Ankaŭ mi. (ekstaras) Venu, — ni eniru. Aŭ prefere malsupren al Wangel! Estas ja preme varme. (Ŝi iras el la laŭbo.)

LYNGSTRAND
(kiu ankaŭ ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus viziteton pro la datreveno.

ELLIDA
Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaŭ, kaj dankon pro la floroj.

(Lyngstrand salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.)

ARNHOLM
(proksimiĝas al Ellida) Mi ja vidas, ke tio ĉi kore tuŝis vin, kara sinjorino Wangel.

ELLIDA
Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam —

ARNHOLM
Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi.

ELLIDA
(rigardas lin surprize) Atendi!

ARNHOLM
Jes, ŝajnas al mi.

ELLIDA
Atendi ke iu povus reveni —! Tiel reveni!

ARNHOLM
Sed pro Dio —! Ĉu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto —?

ELLIDA
Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza.

ARNHOLM
Do estas tiu babilaĵo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj mi, kiu kredis, ke —

ELLIDA
Kion vi kredis?

ARNHOLM
Kompreneble mi kredis, ke estis nur ŝajnigo de vi. Ke vi ĉagreniĝis, ĉar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en kiu vi ne partoprenas.

ELLIDA
Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon sole por mi mem.

ARNHOLM
Ŝajnas al mi, ke vi tamen rajtas.

ELLIDA
Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaŭ mi vivas en io, — al kio la aliaj estas eksteraj.

ARNHOLM
Vi! (pli mallaŭte) Ĉu estas komprenende, ke —? Vi — Vi do ne amas vian edzon!

ELLIDA
Ho jes, jes, — el mia tuta animo mi nun amas lin! Ĝuste tial tio ĉi estas tiel terura, — tiel nekomprenebla, — tiel neimagebla, —!

ARNHOLM
Vi nun konfidu viajn ĉagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, ĉu, sinjorino Wangel?

ELLIDA
Mi ne povas, kara amiko. Almenaŭ ne nun. Eble poste.

(Bolette venas sur la verandon kaj iras malsupren en la ĝardenon.)

BOLETTE
Nun patro venas el la oficejo. Ĉu ni do ne devus sidiĝi en la ĝardena ĉambro?

ELLIDA
Jes, ni faru.

(Wangel, en ŝanĝita vestaĵo, venas kune kun Hilde de maldekstre de malantaŭ la domo.)

WANGEL
Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io malvarmeta.

ELLIDA
Atendu iomete. (Ŝi iras en la laŭbon kaj serĉas la bukedon.)

HILDE
Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin?

ELLIDA
Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde.

HILDE
(ekmiras) De Lyngstrand?

BOLETTE
(maltrankvila) Ĉu Lyngstrand venis — denove?

ELLIDA
(kun rideto) Jes. Li venis kun tiu ĉi. Okaze de la datreveno, vi komprenas.

BOLETTE
(ekrigardas al Hilde) Ah —!

HILDE
(murmuras) La besto!

WANGEL
(embarasita, al Ellida) Hm. Jes, vi ja vidas —. Mi diru al vi, mia kara, bona, benita Ellida —

ELLIDA
(interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en akvon kune kun la aliaj. (Ŝi supreniras sur la verandon.)

BOLETTE
(mallaŭte al Hilde) Ho, ŝi do tamen estas ĝentila.

HILDE
Simiaĵoj! Ŝi nur volas intimiĝi kun patro.

WANGEL
(supre sur la verando, premas la manon de Ellida) Dankon — dankon! Koran dankon pro tio ĉi, Ellida!

ELLIDA
(ordigas la florojn) Nu do, — ĉu ne ankaŭ mi estu kune kun vi por — por honori la datrevenon de patrino?

ARNHOLM
Hm —.

(Li supreniras al Wangel kaj Ellida. Bolette kaj Hilde restas en la ĝardeno.)

DUA AKTO

(Supre sur “La Videjo”, arbustkovrita altaĵo malantaŭ la urbo. Iom malantaŭe staras ŝtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj ŝtonoj por sidejoj kuŝas ĉirkaŭ la ŝtonstako kaj en la antaŭo. Profunde en la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. La granda maro ne vidiĝas. Estas duonhela somernokto. Flaveruĝa lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado aŭdiĝas de malsupre en la deklivo dekstre.)

(Junaj homoj el la urbo, gesinjoroj, venas pare de dekstre, kaj en intima konversacio iras preter la ŝtonstako kaj elen maldekstre. Iom poste venas Ballested kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li estas ŝarĝita de ŝaloj kaj vojaĝsaketoj.)

BALLESTED
(montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, — dort fore liegt eine andere altaĵo. Das willen wir ankaŭ besteigen und so herunter —

(Li daŭrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.)

(Hilde venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas malantaŭen. Iom poste venas Bolette la saman vojon.)

BOLETTE
Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand?

HILDE
Ĉar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, — vidu, kiel li rampas supren.

BOLETTE
Ho, vi ja scias kiel malsana li estas.

HILDE
Ĉu vi opinias, ke estas tre danĝere?

BOLETTE
Jes, mi opinias.

HILDE
Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas pri li.

BOLETTE
Patro diris al mi, ke estas malmoliĝo en la pulmo, — aŭ io tia. Li ne vivos longe, diris patro.

HILDE
Ĉu tion li diris! Imagu, — ĝuste kion mi pensis.

BOLETTE
Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu.

HILDE
Ho, kial vi tiel pensas. (duonlaŭte) Jen vidu, — nun Hans fine krablis al la supro. Hans —. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li nomiĝas Hans?

BOLETTE
(flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas!

(Lyngstrand venas de dekstre kun sunŝirmilo en la mano.)

LYNGSTRAND
Mi petas pardonon al la fraŭlinoj, ĉar mi ne povis iri same rapide kiel vi.

HILDE
Ĉu vi eĉ ekhavis sunŝirmilon?

LYNGSTRAND
Ĝi apartenas al via patrino. Ŝi diris ke mi uzu ĝin kiel bastonon. Ĉar mi neniun kunportis.

BOLETTE
Ĉu ili daŭre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj?

LYNGSTRAND
Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere aŭskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino.

HILDE
(lin rigardante) Vi nun estas sufiĉe laca.

LYNGSTRAND
Jes, nun ŝajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas pli bone sidi tempeton.

(Li eksidas sur ŝtono antaŭe dekstre.)

HILDE
(staras antaŭ li) Ĉu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre sur la muzikejo?

LYNGSTRAND
Jes, mi aŭdis paroli pri tio.

HILDE
Vi certe ŝatas danci, ĉu ne?

BOLETTE
(kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, — lasu nun Lyngstrand regajni la spiron.

LYNGSTRAND
(al Hilde) Jes, fraŭlino, mi volus danci — se mi povus.

HILDE
Ĉu? Vi do neniam lernis?

LYNGSTRAND
Ankaŭ tion ne. Sed pri tio mi ne pensis. Mi aludis ĉar mi ne povas pro la brusto.

HILDE
Pro tiu difekto, kiel vi diras?

LYNGSTRAND
Jes, estas tial.

HILDE
Ĉu vi multe ĉagreniĝis pro tiu difekto?

LYNGSTRAND
Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Ĉar estas pro tio, ke ĉiuj homoj estas ĝentilaj kaj afablaj kaj eĉ bonfarantaj al mi, mi kredas.

HILDE
Jes, kaj ĝi ja ne estas danĝera.

LYNGSTRAND
Ne, ĝi tute ne estas danĝera. Tion mi komprenas laŭ via patro.

HILDE
Kaj vi ja saniĝos tuj kiam vi forvojaĝos.

LYNGSTRAND
Jes ja. Tiam mi saniĝos.

BOLETTE
(kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, — metu tiujn ĉi en la butontruon.

LYNGSTRAND
Ho, mil dankojn, fraŭlino! Estas ja tro ĝentile de vi.

HILDE
(rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo.

BOLETTE
(Ankaŭ ŝi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. Ne, nun ili prenas eraran vojon.

LYNGSTRAND
(ekstaras) Mi kuros malsupren al la turniĝo kaj voku al ili.

HILDE
Tiam vi devas tre laŭte krii.

BOLETTE
Ne, vi ne devas. Vi denove fariĝos laca.

LYNGSTRAND
Ho, malsupren estas facile.

(Li eliras dekstren.)

HILDE
Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li eĉ saltas! Kaj li ne memoras, ke poste li devas supreniri.

BOLETTE
Kompatindulo —.

HILDE
Se Lyngstrand proponus geedziĝon al vi, ĉu vi lin akceptus?

BOLETTE
Ĉu vi freneziĝis?

HILDE
Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne baldaŭ estus mortanta. Ĉu vi tiam akceptus lin?

BOLETTE
Mi opinias, ke estus pli bone ke vi prenus lin.

HILDE
Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li eĉ ne havas sufiĉe por vivteni sin.

BOLETTE
Kial vi do okupiĝas tiel multe pri li?

HILDE
Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto.

BOLETTE
Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro tio.

HILDE
Ne, mi eĉ ne faras. Sed estas tiel tente.

BOLETTE
Kio?

HILDE
Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas danĝere. Kaj ke li povos iri eksterlanden, kaj ke li fariĝos artisto. Tiun ĉion li kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio nenio fariĝos. Neniam. Ĉar li ne vivos tiel longe. Estas por mi ekscite pripensi tion.

BOLETTE
Ekscite!

HILDE
Jes, ĝuste ekscite. Tion mi permesas al mi.

BOLETTE
Fi, Hilde, vi vere estas aĉa infano!

HILDE
Mi eĉ volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine! Aspekte Arnholm ne ŝatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliaĵo, — ĉu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm ĉe la manĝotablo?

BOLETTE
Nu?

HILDE
Imagu, — liaj haroj komencas defali — tie supre, meze sur la kapo.

BOLETTE
Ho, babilaĵo! Ne estas vero.

HILDE
Jes. Kaj li havas sulkojn ĉe ambaŭ okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi povis esti tiel enamiĝinta al li, tiam kiam li legis kun vi!

BOLETTE
(ridetas) Jes, ĉu eblas kompreni tion? Mi memoras, ke mi iam ploris brulantajn larmojn, ĉar li diris, ke Bolette estas malbela nomo.

HILDE
Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun “la sinjorino el la maro” konversaciadas kun li. Ne kun patro. — Mi miras ĉu tiuj du ĵetas senteman okulon unu al la alia.

BOLETTE
Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiaĵon pri ŝi? Fariĝis ja nun tiel bone inter ni —

HILDE
Jes, jes, — kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, fariĝos neniam bone inter ni kaj ŝi. Ĉar ŝi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por ŝi. Dio scias kial patro tirus ŝin en la domon! — Mi ne mirus se ŝi iun tagon fariĝus freneza.

BOLETTE
Freneza! Kiel vi povas imagi tion?

HILDE
Ho, ne estas strange. Ankaŭ ŝia patrino fariĝis freneza. Ŝi mortis freneza, mi scias.

BOLETTE
Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri tio. Estu afabla — pro patro. Aŭdu, Hilde?

(Wangel, Ellida, Arnholm kaj Lyngstrand venas de dekstre.)

ELLIDA
(montras al la fono) Jen fore ĝi estas!

ARNHOLM
Jes, ĝuste. En tiu direkto ĝi ja estas.

ELLIDA
Jen fore kuŝas la maro.

BOLETTE
(al Arnholm) Ĉu vi ne trovas la lokon bela?

ARNHOLM
Mi trovas ĝin belega. Grandioza vidaĵo.

WANGEL
Jes. Eble vi neniam antaŭe supreniris ĉi tien?

ARNHOLM
Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado ĉi tie apenaŭ estis atingeble. Eĉ ne vojeto.

WANGEL
Kaj eĉ neniu aranĝo. Ĉion ni faris la lastajn jarojn.

BOLETTE
Jen sur la “Pilotkabo” estas ankoraŭ pli grandioza vidaĵo.

WANGEL
Ĉu ni iru tien, Ellida?

ELLIDA
(eksidas sur ŝtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj dume mi sidas ĉi tie.

WANGEL
Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm.

BOLETTE
Ĉu vi ŝatas iri kun ni, sinjoro Arnholm?

ARNHOLM
Jes, volonte. Ĉu estas vojo ankaŭ tien?

BOLETTE
Ho jes. Estas larĝa vojo.

HILDE
La vojo estas tiel larĝa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en brako.

ARNHOLM
(ŝerce) Ĉu vere, eta fraŭlino Hilde? (al Bolette) Ĉu ni provu, ĉu estas vero?

BOLETTE
(subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako maldekstren)

HILDE
(al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ ni iru —?

LYNGSTRAND
Brakon en brako —?

HILDE
Nu, kial ne? Bonvolu.

LYNGSTRAND
(prenas ŝian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere ŝerce amuze!

HILDE
Ŝerce —?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar aspektas ja kiel ni estas gefianĉoj.

HILDE
Vi neniam antaŭe promenis kun sinjorino ĉe la brako, sinjoro Lyngstrand, ĉu?

(Ili eliras maldekstren.)

WANGEL
(kiu staras apud la ŝtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton solan por ni mem —

ELLIDA
Jes, venu kaj eksidu ĉe mi.

WANGEL
(eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune.

ELLIDA
Pri kio?

WANGEL
Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne povas daŭri.

ELLIDA
Kio anstataŭus, laŭ vi?

WANGEL
Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, — kiel antaŭe.

ELLIDA
Ho, se eblus! Sed ne estas eble!

WANGEL
Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj foje, mi kredas.

ELLIDA
(impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas —!

WANGEL
Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon —

ELLIDA
Jes, mi havas.

WANGEL
Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj feliĉa, devas esti senrezerva rilato.

ELLIDA
(rigardas lin atente) Nu, — kaj do!

WANGEL
Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro.

ELLIDA
Kial vi tiel pensas nun?

WANGEL
Ĝi ofte eklumiĝis en mi kiel suspekto. Hodiaŭ fariĝis pli klare. La memorfesto de la infanoj —. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon —. Nu ja, — la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Ĉiuokaze ne la miajn. Tia mi ne estas.

ELLIDA
Mi scias. Mi ja scias bone.

WANGEL
Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaŭ la patrino de la infanoj vivas ankoraŭ. Kvazaŭ ŝi nevidate ĉeestas inter ni. Vi kredas, ke mia animo estas egale dividata inter vi kaj ŝi. Tiu penso vin ofendas. Tial vi ne plu povas — aŭ ne plu volas vivi kun mi kiel edzino.

ELLIDA
(ekstaras) Ĉu vi ĉion ĉi vidis, Wangel? Enrigardis en ĉion ĉi?

WANGEL
Jes, hodiaŭ mi fine rigardis internen en ĝi. Ĝis la fundo.

ELLIDA
Ĝis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion.

WANGEL
(ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio ĉi.

ELLIDA
(timoplena) Ĉu vi scias, ke estas pli?

WANGEL
Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la ĉirkaŭaĵon ĉi tie. La montoj premas peze sur vian animon. Ne estas sufiĉe da lumo por vi. Ne sufiĉe vasta ĉielo ĉirkaŭ vi. Ne forto kaj abundeco en la aerfluo.

ELLIDA
Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron ĝi estas super mi — tiu loganta hejmveo al la maro.

WANGEL
Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur ŝian kapon) Kaj tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo.

ELLIDA
Ĉu kiel?

WANGEL
Tute simple. Ni transloĝiĝu.

ELLIDA
Transloĝiĝu!

WANGEL
Jes. Al iu loko ĉe la vasta maro, — al iu loko kie vi povos trovi veran hejmon por via animo.

ELLIDA
Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi feliĉe en iu ajn loko en la mondo ol tie ĉi.

WANGEL
Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, — ĉu vi opinias, ke mi povos vivi feliĉe ĉi tie — sen vi?

ELLIDA
Sed mi ja estas ĉi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min.

WANGEL
Ĉu mi havas vin, Ellida?

ELLIDA
Ho, ne parolu pri tio alia. Ĉi tie vi ja havas ĉion por kio vi vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kuŝas ja ĝuste ĉi tie.

WANGEL
Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni transloĝiĝu de ĉi tie. Transloĝiĝu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida.

ELLIDA
Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per tio?

WANGEL
Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo.

ELLIDA
Apenaŭ. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaŭ pri vi mem. Kion vi gajnus?

WANGEL
Mi gajnus vin, vi kara.

ELLIDA
Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja terure, — senesperige pripensi.

WANGEL
Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi ol — for de ĉi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, ĉu vi aŭdas.

ELLIDA
Ne! Mi do je la nomo de la ĉielo prefere diru al vi ĉion tute malkaŝe. Tiel kiel estas.

WANGEL
Jes, jes, — faru!

ELLIDA
Ĉar malfeliĉa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe ĉar tio tamen nenion helpas.

WANGEL
Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi ĉion, — kiel estas.

ELLIDA
Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel ŝajnas al mi ke estas. — Venu, kaj sidu ĉe mi.

(Ili eksidas sur ŝtonon.)

WANGEL
Nu ja, Ellida? Do —?

ELLIDA
La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni al vi, — tiam vi parolis tiel malkaŝe kaj honeste al mi pri via unua geedziĝo. Ĝi estis vere feliĉa, vi diris.

WANGEL
Ĝi ja estis.

ELLIDA
Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur volas memorigi al vi, ke ankaŭ mi estis honesta al vi. Mi ja diris senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis — okazis ia gefianĉiĝo inter ni.

WANGEL
Ia —?

ELLIDA
Jes, ia tia. Nu, daŭris ja tre mallonge. Li forvojaĝis. Kaj poste mi rompis. Mi ja diris al vi ĉion.

WANGEL
Sed, kara Ellida, kial vi revivigas ĉion ĉi? Funde ne estis mia afero. Kaj mi eĉ neniam demandis al vi, kiu li estas.

ELLIDA
Ne, vi ne faris. Vi ĉiam estis konsiderema al mi.

WANGEL
(ridetas) Ho, en tiu ĉi kazo —. Mi povus ja preskaŭ mem diri la nomon.

ELLIDA
La nomon!

WANGEL
En Skjoldvik kaj tie ĉirkaŭe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. Aŭ, pli ĝuste, estis nur unu sola —

ELLIDA
Aspekte vi kredas, ke estis — Arnholm.

WANGEL
Jes, ĉu ne estis —?

ELLIDA
Ne.

WANGEL
Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova.

ELLIDA
Ĉu vi memoras, ke iam malfrue en la aŭtuno granda usona ŝipo venis al Skjoldvik pro averio?

WANGEL
Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la ŝipestron mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron.

ELLIDA
Jes, certe.

WANGEL
Kredeble la dua ŝipisto mortigis lin.

ELLIDA
Neniu povas diri! Neniam malkaŝiĝis.

WANGEL
Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris?

ELLIDA
Li ne dronigis sin. Li forvojaĝis norden.

WANGEL
(surpriziĝas) Kiel vi tion scias?

ELLIDA
(sin mem devigante) Jes, Wangel, — ĉar estas al tiu ŝipsubestro, ke mi — fianĉiniĝis.

WANGEL
(eksaltas) Kion vi diras! Ĉu tio eblas!

ELLIDA
Jes, — tiel estas. Estis kun li.

WANGEL
Sed je ĉio, Ellida —! Kiel vi povis ekpensi tiaĵon! Fianĉiniĝi kun tia ulo! Kun tute fremda homo! — Kiel li nomiĝis?

ELLIDA
Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis Alfred Johnston.

WANGEL
De kie li venis?

ELLIDA
De Finnmark, li diris. Sed li naskiĝis en Finnlando. Enmigris kiel infano — kun sia patro, mi opinias.

WANGEL
Do kveno (= Loĝanto en Finnmark el Suomio).

ELLIDA
Jes. Tiel ili ja nomiĝas.

WANGEL
Kion pli vi scias pri li?

ELLIDA
Nur tion, ke li frue fariĝis maristo. Kaj ke li faris longajn vojaĝojn.

WANGEL
Nenion alian?

ELLIDA
Ne. Ni ne parolis pri tiaĵojn.

WANGEL
Pri kio vi do parolis?

ELLIDA
Pleje ni parolis pri la maro.

WANGEL
Ah —! Do pri la maro?

ELLIDA
Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la maro dum brilaj suntagoj ni ankaŭ parolis. Sed pleje ni parolis pri la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kuŝas tie sur la ŝeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la agloj kaj ĉiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. — Imagu, — ĉu ne estas strange, — kiam ni parolis pri ili, estis por mi kvazaŭ kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj.

WANGEL
Kaj vi mem —?

ELLIDA
Jes, aspektis kvazaŭ ankaŭ mi fariĝis parenco al ili ĉiuj.

WANGEL
Jes, jes. — Kaj do sekvis ke vi fianĉiniĝis kun li?

ELLIDA
Jes. Li diris, ke mi faru.

WANGEL
Faru? Vi do mem ne havis volon?

ELLIDA
Ne kiam li ĉeestis. Ho, — poste ŝajnis al mi, ke estis tute nekompreneble.

WANGEL
Ĉu vi renkontis lin ofte?

ELLIDA
Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj ĉirkaŭrigardis en la lumturo. Tiel mi konatiĝis kun li. Kaj poste ni renkontiĝis foje kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la ŝipestro. Kaj li devis ja forvojaĝi.

WANGEL
Jes, jes, rakontu iom pli pri tio!

ELLIDA
Estis frue en la krepusko, — mi ricevis slipon de li. En ĝi li petis min veni al li sur la Krutkabon, — vi ja scias, la kabon inter la lumturo kaj Skjoldvik.

WANGEL
Jes ja, jes ja, — mi konas ĝin bone.

ELLIDA
Tien mi venus tuj, li skribis, ĉar li volis paroli kun mi.

WANGEL
Kaj vi iris?

ELLIDA
Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li tranĉile pikis la ŝipestron.

WANGEL
Li tion do mem diris! Rekte diris tion!

ELLIDA
Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute ĝusta, li diris.

WANGEL
Tute ĝusta? Kial li do forkuris?

ELLIDA
Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo.

WANGEL
Kaj vi kredis lin je lia nura vorto?

ELLIDA
Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojaĝi. Sed en la momento kiam li estis dironta adiaŭ al mi —. Ne, vi ne povas imagi, kion li ekpensis.

WANGEL
Nu? Diru do!

ELLIDA
Li prenis el la poŝo ŝlosilringon kaj tiris de la fingro sian propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du ringojn li pendigis kune sur la ŝlosilringon. Kaj li diris, ke ni nun geedzigu nin kune al la maro.

WANGEL
Geedzigu —?

ELLIDA
Jes, tiel li diris. Kaj li ĵetis la ringojn per sia tuta forto tiom fore kiom li kapablis en la profundon.

WANGEL
Kaj vi, Ellida? Vi akceptis?

ELLIDA
Jes, imagu, — mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. — Sed, je bona Dio, — li forvojaĝis!

WANGEL
Kaj kiam li efektive estis for —?

ELLIDA
Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis kiel stulta kaj sensenca tio estas.

WANGEL
Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciiĝis de li poste?

ELLIDA
Jes, mi sciiĝis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. Li nur skribis, ke li intencis vojaĝi al Ameriko. Kaj li donis adreson, kien mi povus sendi respondon.

WANGEL
Ĉu vi respondis?

ELLIDA
Tuj. Mi kompreneble skribis, ke ĉio inter ni devus esti finita. Kaj ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaŭ mi neniam plu pensu pri li.

WANGEL
Sed li tamen skribis reen, ĉu?

ELLIDA
Jes, li skribis reen.

WANGEL
Kaj kion li respondis al viaj eldiroj?

ELLIDA
Eĉ ne vorton pri tio. Estis kvazaŭ mi ne rompis kun li. Li skribis tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li.

WANGEL
Ne volis lasi vin?

ELLIDA
Ne. Mi denove skribis. Preskaŭ samvorte kiel en la unua letero. Aŭ ankoraŭ pli decide.

WANGEL
Kaj li cedis?

ELLIDA
Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaŭe. Neniun vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu mi skribis al li.

WANGEL
Kaj eĉ ne aŭdis ion de li?

ELLIDA
Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al mi el Kalifornio kaj alian fojon el Ĉinio. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, estis el Aŭstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi oron. Poste venis neniu informo de li.

WANGEL
Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida.

ELLIDA
Ho jes, jes. La terura homo!

WANGEL
Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli freŝa aero ol ĉi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras?

ELLIDA
Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiaĵo! Ne estas helpo por mi en tio. Mi bone konscias, — eĉ tie mi ne povos deŝarĝi min.

WANGEL
Kion? Kara, — pri kio vi nun pensas?

ELLIDA
La teruraĵon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo —

WANGEL
Sed tiun vi ja nun deŝarĝis. Antaŭ longe. Kiam vi rompis kun li. Nun tio ja estas pasinta.

ELLIDA
(eksaltas) Ne, ĝuste tio ĝi ne estas!

WANGEL
Ne pasinta!

ELLIDA
Ne, Wangel, — ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ĝi neniam pasos. Neniam en mia vivo!

WANGEL
(kun sufokata voĉo) Ĉu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam povis forgesi tiun fremdan viron?

ELLIDA
Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaŭ li revenis.

WANGEL
Kiam tio okazis?

ELLIDA
Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Aŭ iom pli. — Estis dum mi atendis la infanon.

WANGEL
Ah, tiam do? Jes Ellida, — mi nun ja komencas kompreneti iom kaj iom.

ELLIDA
Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min —. Ho, mi pensas, ke tute ne estas komprenebla.

WANGEL
(rigardas ŝin en ĉagreno) Imagu ke — ke vi loĝis ĉi tie tri jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, — sed alian!

ELLIDA
Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi.

WANGEL
(mallaŭte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi kiel edzino?

ELLIDA
Estas pro tiu timo al tiu fremda viro.

WANGEL
Timo —?

ELLIDA
Jes, timo. Timo tiel terura, ke ŝajnas al mi, ke nur la maro povas instigi ĝin. Ĉar nun vi aŭdu, Wangel —

(La junuloj el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras dekstren. Kune kun ili venas Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand.)

BOLETTE
(preterpasante) Ho, ĉu vi daŭre promenadas ĉi tie?

ELLIDA
Jes, estas freŝe kaj bone ĉi tie supre.

ARNHOLM
Ni, ni iros malsupren por danci.

WANGEL
Bone, bone. Ni baldaŭ postvenos, ankaŭ ni.

HILDE
Adiaŭ do, dume.

ELLIDA
Sinjoro Lyngstrand, — atendu momenton.

(Lyngstrand haltas. Arnholm, Bolette kaj Hilde iras dekstren.)

ELLIDA
(al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ vi iros danci?

LYNGSTRAND
Ne, sinjorino, mi ne kuraĝas.

ELLIDA
Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto —. Vi ja ankoraŭ ne tute resaniĝis.

LYNGSTRAND
Ankoraŭ ne tute.

ELLIDA
(iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojaĝon —?

LYNGSTRAND
Kiam mi ricevis la difekton?

ELLIDA
Jes, la vojaĝon, pri kiu vi rakontis antaŭtagmeze.

LYNGSTRAND
Ho, estas eble ĉirkaŭ —. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli ol tri jaroj post tiam.

ELLIDA
Do tri jaroj.

LYNGSTRAND
Aŭ iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. Estis la ekvinoksaj ŝtormoj, kiuj atakis nin.

ELLIDA
(rigardas al Wangel) Do je tiu tempo okazis —.

WANGEL
Sed kara Ellida —?

ELLIDA
Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu.

LYNGSTRAND
Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.)

WANGEL
Kara Ellida, — kial vi demandis lin pri tiu vojaĝo?

ELLIDA
Johnston estis surŝipe. Mi certas.

WANGEL
El kio vi tion konkludas?

ELLIDA
(sen respondi) Surŝipe li sciiĝis, ke mi edziniĝis al aliulo. Dum li estis for. Kaj jen — en la sama momento tio ĉi obsedis min!

WANGEL
Tiu timo?

ELLIDA
Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaŭ mi. Aŭ vere iom flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie.

WANGEL
Kiel li aspektas por vi?

ELLIDA
Kiel mi laste vidis lin.

WANGEL
Antaŭ dek jaroj?

ELLIDA
Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian broĉon kun granda, bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fiŝokulo. Kaj ĝi kvazaŭ fiksrigardas min.

WANGEL
Je Dio —! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem scias, Ellida.

ELLIDA
Jes, jes, — helpu min, se vi povas! Ĉar sentiĝas ke tio tiriĝas pli kaj pli forte al mi.

WANGEL
Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn sen konfidi vin al mi.

ELLIDA
Sed mi ja ne povis! Ne antaŭ nun, kiam fariĝis necese — pro vi. Se mi konfidus tion ĉi al vi, — mi devus ja ankaŭ konfidi al vi — la nedireblaĵon.

WANGEL
La nedireblaĵon —?

ELLIDA
(defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraŭ. Kaj tiam nenion pli. — Wangel, — kiel ni komprenu — tiun enigmon pri la okuloj de la infano —?

WANGEL
Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagaĵo. La infano havis ĝuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj.

ELLIDA
Ne, ĝi ne havis! Ĉu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la infano ŝanĝis koloron laŭ la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, ĝiaj okuloj estis tiaj. En ŝtorma vetero laŭ ĝi. — Ho, mi ja vidis, eĉ se vi ne rimarkis.

WANGEL
(cede) Hm, — nu ja, nu ja. Sed eĉ se tiel estus? Kio do?

ELLIDA
(mallaŭte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antaŭe.

WANGEL
Kiam? Kaj kie —?

ELLIDA
Sur la Krutkabo. Antaŭ dek jaroj.

WANGEL
(retiras sin paŝon) Kiel — kio —!

ELLIDA
(flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro.

WANGEL
(ekkrias senvole) Ellida —!

ELLIDA
(kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial mi ne plu volas, — neniam plu kuraĝas vivi kun vi kiel via edzino!

(Ŝi turnas sin rapide kaj fuĝas dekstren malsupren la deklivoj.)

WANGEL
(rapidas post ŝi kriante) Ellida, — Ellida! Mia kompatinda malfeliĉa Ellida!

TRIA AKTO

(Iom malproksima parto de la ĝardeno de doktoro Wangel. La loko estas humida, marĉa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. Dekstre vidiĝas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la ĝardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. Plej fore en la malproksimeco vidiĝas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.)

(Bolette sidas sur ŝtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kuŝas kelkaj libroj kaj kudrilujo. Hilde kaj Lyngstrand, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, iras laŭ la bordo de la lageto.)

HILDE
(faras signon al Lyngstrand) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan.

LYNGSTRAND
(ekrigardas) Kie ĝi staras?

HILDE
(montras) Ĉu vi ne vidas — jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankaŭ kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! — nun li venas kaj fortimigos ilin por ni!

BOLETTE
(ekrigardas) Kiu venas?

HILDE
Via ĉefinstruisto, panjo!

BOLETTE
Mia —?

HILDE
Jes, mia li, je Dio, neniam estis.

(Ĉefinstruisto Arnholm venas de dekstre el inter la arboj.)

ARNHOLM
Ĉu estas nun fiŝoj en la lageto?

HILDE
Jes, naĝas kelkaj tre maljunaj karasioj.

ARNHOLM
Ĉu, la maljunaj karasioj daŭre vivas?

HILDE
Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn.

ARNHOLM
Vi devus prefere provi en la fjordo.

LYNGSTRAND
Ne, la lageto — ĝi estas kvazaŭ pli mistera, por tiel paroli.

HILDE
Jes, ĉi tie estas pli ekscite. — Ĉu vi naĝis hodiaŭ?

ARNHOLM
Ĝuste. Mi rekte venas de la banejo.

HILDE
Vi tenis vin en la baseno, ĉu?

ARNHOLM
Jes, mi ne estas lerta naĝisto.

HILDE
Ĉu vi povas naĝi surdorse?

ARNHOLM
Ne.

HILDE
Mi povas. (al Lyngstrand) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras laŭ la lageto dekstren.)

ARNHOLM
(proksimiĝas al Bolette) Vi do sidas tute sola, Bolette?

BOLETTE
Ho, jes, tion mi plej ofte faras.

ARNHOLM
Via patrino ne estas en la ĝardeno, ĉu?

BOLETTE
Ne, eble ŝi promenas kune kun patro.

ARNHOLM
Kiel ŝi fartas nun posttagmeze?

BOLETTE
Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi.

ARNHOLM
Kiajn librojn vi havas tie?

BOLETTE
Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio.

ARNHOLM
Ĉu vi ŝatas tiajn legaĵojn?

BOLETTE
Jes, kiam mi havas tempon, —. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado.

ARNHOLM
Sed ĉu via patrino ne helpas — via duon-patrino — ĉu ŝi ne helpas vin?

BOLETTE
Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel daŭris poste.

ARNHOLM
Sed la saman deziron legi vi daŭre havas.

BOLETTE
Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Ĉar ĉi tie ni ja vivas tute ekster ĉio. Nu, proksimume, do.

ARNHOLM
Sed kara Bolette, ne parolu do tiel.

BOLETTE
Ho jes. Ŝajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie naĝadas la grandaj aroj da fiŝoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovaĝaj dresfiŝoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni.

ARNHOLM
Mi opinias, ke ne estus avantaĝe por ili lasi ilin tien.

BOLETTE
Ho, ŝajnas al mi, ke pri tio ne gravus.

ARNHOLM
Cetere vi ne povas diri, ke ĉi tie oni estas metita tute ekster la vivo. Almenaŭ ne dum la somero. Ĉi tiujn tagojn estas ja kvazaŭ kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaŭ nodpunkto — tiel preterpase.

BOLETTE
(ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile ridindigi nin.

ARNHOLM
Ridindigi —? Kial vi pensas tiel?

BOLETTE
Jes, ĉar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja io, kion vi aŭdis diri en la urbo. Jes, ĉar ili paroladas ja tiel.

ARNHOLM
Jes, verdire mi tion rimarkis.

BOLETTE
Sed vere ne troviĝas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj daŭre loĝas ĉi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo preterpasas por vojaĝi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas obeeme pasigi nian vivon ĉi tie en nia karasi-lageto.

ARNHOLM
(eksidas apud ŝi) Diru do nun, kara Bolette, — ĉu ne estas io aŭ alia, — io preciza, mi pensas, al kio vi ĉi tie hejme sopiras?

BOLETTE
Ho jes, povus esti.

ARNHOLM
Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras?

BOLETTE
Unue iri elen.

ARNHOLM
Tio do unue?

BOLETTE
Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion ĝustan pri la aferoj.

ARNHOLM
Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi.

BOLETTE
Jes, kompatinda patro, — li multe diras. Sed kiam venas al la realo, —. Vere ne estas iu meminstigo en patro.

ARNHOLM
Bedaŭrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed ĉu vi iam parolis kun li pri tio? Sincere kaj instige?

BOLETTE
Ne, efektive mi ne faris.

ARNHOLM
Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaŭ ol fariĝos tro malfrue, Bolette. Kial vi ne tion faras?

BOLETTE
Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo eĉ en mi, mi pensas. Eble mi heredis tion de patro.

ARNHOLM
Hm, — mi miras ĉu vi ne estas maljusta al vi mem en tio?

BOLETTE
Ho ne, bedaŭrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri mi kaj mia estonto. Li eĉ ne emas. Tiaĵoj li preferas forpuŝi, se li povas. Ĉar Ellida ja tiom koncernas lin —

ARNHOLM
Kiu —? Kiel —?

BOLETTE
Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino —. (interrompante) Patro kaj patrino havas ja sian vivon, komprenu.

ARNHOLM
Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberiĝus el tio ĉi.

BOLETTE
Jes, sed ŝajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron.

ARNHOLM
Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, ke vi ju pli frue —

BOLETTE
Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaŭ pensi pri mi mem. Provi trovi iun aŭ alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por mia subteno. — Mia kompatinda patro, — mi zorge timas forlasi lin.

ARNHOLM
Timas —?

BOLETTE
Jes, pro patro.

ARNHOLM
Sed, je dio, via duonpatrino do? Ŝi ja restas ĉe li.

BOLETTE
Jes, kompreneble. Sed ŝi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel facile ordigis. Estas multe, kion tiu ĉi ne vidas. Aŭ eble ne volas vidi, — aŭ ne atentas. Mi ne scias kiel estas.

ARNHOLM
Hm, — eble mi komprenas al kio vi aludas.

BOLETTE
Kompatinda patro, — iel li estas malforta. Vi eble mem tion rimarkis. Li ja ankaŭ ne havas sufiĉan profesian laboron por plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke ŝi tute ne kapablas stari flanke de li. — Pri tio li tamen iomete mem kulpas.

ARNHOLM
Kiel, vi pensas?

BOLETTE
Ho, patro deziras ja ĉiam vidi gajajn vizaĝojn ĉirkaŭ si. Estu suna vetero kaj ĝojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke multfoje li donas al ŝi medicinon, kiu ne estas bona por ŝi longtempe.

ARNHOLM
Ĉu vi vere opinias tion?

BOLETTE
Jes, mi ne povas liberiĝi de tiu penso. Ĉar foje ŝi estas tre stranga. (impete) Sed ĉu do estas juste, ke mi restadu en la hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaŭ havas devojn al mi mem, mi pensas.

ARNHOLM
Sciu, kara Bolette, — tiujn aferojn ni pli profunde priparolu.

BOLETTE
Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti ĉi tie en la karasi-lageto, mi pensas.

ARNHOLM
Tute ne. Tio dependas de vi mem.

BOLETTE
(vigle) Ĉu vi pensas?

ARNHOLM
Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem.

BOLETTE
Ho, se mi vere povus —! Eble vi volas paroli al patro por mi?

ARNHOLM
Ankaŭ tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tŝŝ! Ne komprenigu ion. Ni revenu al tio poste.

(Ellida venas de maldekstre. Ŝi ne havas ĉapelon, sed portas grandan tukon ĵetitan sur la kapon kaj ŝultrojn.)

ELLIDA
(en maltrankvila vigleco) Ĉi tie estas bone! Ĉi tie estas belege!

ARNHOLM
(ekstaras) Vi faris promenadon?

ELLIDA
Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi.

BOLETTE
Ĉu vi ne volas sidi?

ELLIDA
Ne, dankon. Ne sidi.

BOLETTE
(movigas sin sur la benko) Ĉar estas sufiĉa loko.

ELLIDA
(ĉirkaŭiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi.

ARNHOLM
La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite.

ELLIDA
Ho, mi sentas min kore feliĉa! Sekura! Sekura —. (rigardas maldekstren) Kia granda vaporŝipo estas tiu venanta?

BOLETTE
(ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla.

ARNHOLM
Ĝi ĵetas ankron apud la barelbuo. Ĉu ĝi kutimas halti ĉi tie?

BOLETTE
Nur duonan horon. Ĝi vojaĝos pli internen en la fjordon.

ELLIDA
Kaj poste elen — morgaŭ. Elen sur la grandan, vastan maron. Eĉ trans la maron. Imagu, — kunvojaĝi! Ho, se mi povus! Se mi povus!

ARNHOLM
Ĉu vi neniam faris iom longan marvojaĝon, sinjorino Wangel?

ELLIDA
Neniam. Nur etaj ekskursoj ĉi tie en la fjordoj.

BOLETTE
(kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron.

ARNHOLM
Nu, ĉi tie ni ja vere havas nian hejmon.

ELLIDA
Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas.

ARNHOLM
Ne sur la tero?

ELLIDA
Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimiĝis vivi sur la maro, — eble en la maro, — ni estus pli perfektaj ol ni nun estas. Pli bonaj kaj feliĉaj.

ARNHOLM
Ĉu vi vere tion kredas?

ELLIDA
Jes, mi miras ĉu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel pri tio —

ARNHOLM
Nu, kaj li —?

ELLIDA
Jes, li pensas, ke eble estus.

ARNHOLM
(ŝerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la malĝusta vojo kaj fariĝis teruloj anstataŭ maraj estaĵoj. Ĉiuokaze estas certe nun tro malfrue ĝustigi la eraron.

ELLIDA
Jes, vi jen diras bedaŭrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton kaj malĝojon. Kredu min, — en tio la malgajo de la homoj havas sian plej profundan kaŭzon. Jes, — kredu min.

ARNHOLM
Sed kara sinjorino Wangel, — mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj estas tre malgajaj. Kontraŭe ŝajnas al mi, ke la plimulto rigardas la vivon brile kaj facile — kaj en granda, trankvila, senkonscia ĝojo.

ELLIDA
Ho ne, tiel ne estas. Tiu ĝojo — ĝi estas kiel nia ĝojo pro la longa, hela somera tagnokto. Ĝi kunportas la rememorigon pri la venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo ĵetas sian ombron sur la homan ĝojon, — kiel la drivanta nubo ĵetas sian ombron sur la fjordon. Jen ĝi kuŝis brila kaj blua. Kaj jen subite —

BOLETTE
Vi ne devus okupiĝi pri tiaj malĝojaj pensoj nun. Ĵus vi ja estis ĝoja kaj gaja —

ELLIDA
Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio ĉi — estas stulte de mi. (ĉirkaŭrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara Arnholm, bonvolu trovi lin por mi?

ARNHOLM
Jes, volonte.

ELLIDA
Diru, ke li devas tuj veni. Ĉar nun mi ne povas vidi lin —

ARNHOLM
Ne povas vidi lin —?

ELLIDA
Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne ĉeestas, mi ofte ne povas memori, kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaŭ mi tute perdis lin. — Estas terure embarase. Sed iru!

(Ŝi ĉirkaŭiras apud la lageto.)

BOLETTE
(al Arnholm) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias —

ARNHOLM
Ho, ĉu? Mi certe —

BOLETTE
(duonlaŭte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas sur la ŝipo.

ARNHOLM
Timas?

BOLETTE
Jes, li kutimas rigardi, ĉu estas konatuloj kun ĝi. Kaj ankaŭ ja estas restoracio tie —

ARNHOLM
Ah! Jes, venu.

(Li kaj Bolette eliras maldekstren.)

(Ellida staras momenton rigardante en la lageton. Foje ŝi parolas mallaŭte kaj interrompe al si mem.)

(Ekstere sur la vojeto malantaŭ la barilo venas de dekstre fremda vojaĝvestita viro. Li havas tufajn ruĝajn harojn kaj barbon. Skotan ĉapon sur la kapo kaj vojaĝsakon per rimeno trans la ŝultro.)

LA FREMDULO
(iras malrapide laŭ la barilo kaj observadas la ĝardenon. Kiam li vidas Ellida, li haltas, rigardas ŝin fikse kaj daŭre kaj diras mallaŭte:) Bonan vesperon, Ellida!

ELLIDA
(turnas sin kaj krias) Ho kara, — ĉu vi fine venas!

LA FREMDULO
Jes, fine.

ELLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Ĉu vi serĉas iun ĉi tie?

LA FREMDULO
Vi ja certe komprenas.

ELLIDA
(ekmiras) Kio tio estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi serĉas?

LA FREMDULO
Mi ja serĉas vin.

ELLIDA
(ekskuiĝas) Aah —! (fiksrigardas lin, ŝanceliĝas malantaŭen kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! — La okuloj!

LA FREMDULO
Nu, — fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida.

ELLIDA
La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo!

LA FREMDULO
Tŝ, tŝ! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi.

ELLIDA
(tenas la manon antaŭ la okuloj) Ne rigardu min, mi diras!

LA FREMDULO
(klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla vaporŝipo.

ELLIDA
(ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi?

LA FREMDULO
Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus —

ELLIDA
Foriru! Foriru denove! Ne revenu — neniam revenu ĉi tien! Mi ja skribis al vi, ke ĉio estu finita inter ni! Ĉio! Vi ja scias!

LA FREMDULO
(neĝenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida.

ELLIDA
Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis?

LA FREMDULO
Vi ja certe scias, ke mi venis por serĉi vin.

ELLIDA
(retiras sin en timo) Serĉi min! Ĉu tion vi intencas!

LA FREMDULO
Jes, kompreneble.

ELLIDA
Sed vi ja scias, ke mi edziniĝis!

LA FREMDULO
Mi scias.

ELLIDA
Kaj tamen —! Tamen vi venas por — por — serĉi min!

LA FREMDULO
Jes, kompreneble.

ELLIDA
(kaptas la kapon per ambaŭ manoj) Ho tio terura —! Ho tio terura, terura —!

LA FREMDULO
Ĉu eble vi ne volas?

ELLIDA
(konfuzita) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Mi demandas ĉu vi eble ne volas?

ELLIDA
Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallaŭte) Mi ankaŭ ne kuraĝas.

LA FREMDULO
(transpaŝas la barilon kaj venas en la ĝardenon) Ja, ja, do, Ellida, — permesu al mi diri unu vorton antaŭ ol mi forvojaĝos.

ELLIDA
(volas fuĝi, sed ne povas. Ŝi staras kvazaŭ lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tuŝu min! Ne proksimiĝu! Ne pli proksimen! Ne tuŝu min, mi diras!

LA FREMDULO
(singardeme, kelkajn paŝojn pli proksimen al ŝi) Ne timu min, Ellida.

ELLIDA
(ĵetas la manojn antaŭ la okulojn) Ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Ne timu. Ne timu.

(Doktoro Wangel venas tra la ĝardeno de maldekstre.)

WANGEL
(ankoraŭ duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min sufiĉe longe.

ELLIDA
(kuras al li, kroĉas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, — savu min! Savu min vi — se vi povas!

WANGEL
Ellida, — kio je Dio —!

ELLIDA
Savu min, Wangel! Ĉu vi ne vidas lin? Jen li staras!

WANGEL
(alrigardas) La viro tie? (proksimiĝas) Permesu demandon, — kiu estas vi? Kaj kial vi venas en la ĝardenon?

LA FREMDULO
(indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino.

WANGEL
Nu ja. Do certe estis vi —? (al Ellida) Mi aŭdis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi.

LA FREMDULO
Jes, estis mi.

WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Ĉu vi konas lin, Ellida?

ELLIDA
(mallaŭte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes!

WANGEL
(rapide) Nu!

ELLIDA
Ho, estas ja li, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias —!

WANGEL
Ĉu! Kion vi diras! (turnas sin) Ĉu vi estas tiu Johnston, kiu iam —?

LA FREMDULO
Nu, — Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomiĝas.

WANGEL
Ĉu ne?

LA FREMDULO
Nun ne plu, ne.

WANGEL
Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edziniĝis antaŭ longe. Kaj al kiu ŝi edziniĝis, vi devas ja ankaŭ scii.

LA FREMDULO
Mi ja scias dum pli ol tri jaroj.

ELLIDA
(streĉe) Kiel vi sciiĝis?

LA FREMDULO
Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu ĉi regiono. Ĝi rakontis pri la geedziĝo.

ELLIDA
(rigardas antaŭen) La geedziĝo —. Do tio estis —

LA FREMDULO
Efikis sur min strange. Ĉar tio pri la ringoj, — tio ja ankaŭ estis geedziĝo, Ellida.

ELLIDA
(frapas la manojn antaŭ la vizaĝon) Ho —!

WANGEL
Kiel vi kuraĝas —!

LA FREMDULO
Vi tion forgesis, ĉu?

ELLIDA
(sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante!

WANGEL
(paŝas antaŭ lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al ŝi. Do, mallonge, — ĉar vi ja konas la situacion, — kion vi do volas ĉi tie? Kial vi venas por trovi mian edzinon?

LA FREMDULO
Mi promesis al Ellida veni al ŝi plej eble frue.

WANGEL
Ellida —! Nun denove!

LA FREMDULO
Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min ĝis mi venus.

WANGEL
Mi aŭdas, ke vi nomas mian edzinon per antaŭnomo. Tian intimecon ne estas kutimo ĉe ni.

LA FREMDULO
Mi bone scias. Sed ĉar ŝi unue apartenas al mi

WANGEL
Al vi! Ankoraŭ —!

ELLIDA
(kaŝas sin malantaŭ Wangel) Ho —! Li neniam malkaptas min!

WANGEL
Al vi! Vi diras, ke ŝi apartenas al vi, ĉu!

LA FREMDULO
Ĉu ŝi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida?

WANGEL
Nu jes. Sed kio do? Ŝi ja poste rompis tion. Vi ricevis ŝiajn leterojn. Vi do mem scias.

LA FREMDULO
Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same decide kiel geedziĝo.

ELLIDA
Sed mi ne volas, vi ja aŭdas! Neniam, neniam volas mi konatiĝi kun vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras!

WANGEL
Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni ĉi tien kaj konstrui iun rajton sur tia infanludo.

LA FREMDULO
Ĝuste. Iun rajton, — en via senco de la vorto, — mi ja tute ne havas.

WANGEL
Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni ŝin de mi perforte! Kontraŭ ŝia propra volo!

LA FREMDULO
Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, ŝi devas veni libervole.

ELLIDA
(ekmiras kaj ekdiras) Libervole —!

WANGEL
Kaj tion vi povus imagi al vi —!

ELLIDA
(al si mem) Libervole —!

WANGEL
Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupiĝu pri vi.

LA FREMDULO
(rigardas sian brakhorloĝon) Baldaŭ estas tempo iri surŝipen. (paŝon pli proksimen) Nu ja, Ellida, — nun mi faris mian devon. (ankoraŭ pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi.

ELLIDA
(petante, iras malantaŭen) Ho, ne tuŝu min!

LA FREMDULO
Kaj nun vi pripensu ĝis morgaŭ nokte —

WANGEL
Estas nenio por pripensi. Foriru!

LA FREMDULO
(daŭre al Ellida) Mi nun iros per la vaporŝipo internen en la fjordon. Morgaŭ nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos ĉe vi. Atendu min ĉi tie en la ĝardeno. Ĉar mi preferas decidi la aferon kun vi sola, vi komprenas.

ELLIDA
(mallaŭte, tremante) Ho, vi aŭdas, Wangel!

WANGEL
Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi.

LA FREMDULO
Adiaŭ do ĝis tiam, Ellida. Morgaŭ nokte.

ELLIDA
(petante) Ho ne, ne, — ne revenu morgaŭ nokte! Neniam plu revenu!

LA FREMDULO
Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron —

ELLIDA
Ho, ne rigardu min tiel!

LA FREMDULO
Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojaĝo.

WANGEL
Iru en la domon, Ellida.

ELLIDA
Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel!

LA FREMDULO
Ĉar vi devas sincere pripensi, ĉar se vi ne sekvos min morgaŭ, la tuta afero estos finita.

ELLIDA
(Ellida rigardas lin tremante) Kaj ĉio estos finita, ĉu? Por ĉiam —?

LA FREMDULO
(kun kapsigno) Neniam estos ĝi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos al tiuj ĉi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaŭ neniam plu aŭdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por ĉiam.

ELLIDA
(spiras maltrankvile) Hoh —!

LA FREMDULO
Pensu do sincere pri via faro. Adiaŭ. (transpaŝas la barilon, haltas kaj diras:) Nu, Ellida, — tenu vin preta morgaŭ nokte. Ĉar tiam mi venos ĉi tien por serĉi vin.

(Li foriras malrapide kaj trankvile laŭ la vojeto dekstren.)

ELLIDA
(tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, — li diris, ke libervole mi sekvu lin.

WANGEL
Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos.

ELLIDA
Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaŭ nokte.

WANGEL
Lasu lin veni. Vin li almenaŭ ne renkontu.

ELLIDA
(skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin.

WANGEL
Jes, kara, — fidu min.

ELLIDA
(cerbumante, ne lin aŭskultante) Post kiam li estos estinta ĉi tie — morgaŭ nokte —? Kaj kiam li estos vojaĝinta trans la maron per la vaporŝipo —?

WANGEL
Jes, kio do?

ELLIDA
Ĉu tiam li neniam — neniam plu revenos?

WANGEL
Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus ĉi tie post tio ĉi? Li ja aŭdis el via propra buŝo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la afero estas finita.

ELLIDA
(al si mem) Morgaŭ, do. Aŭ neniam.

WANGEL
Kaj eĉ se li revenus —

ELLIDA
Kio do —?

WANGEL
Estos en nia potenco sendanĝerigi lin.

ELLIDA
Ho ne kredu.

WANGEL
Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la ŝipestro.

ELLIDA
(impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la ŝipestro! Vere nenion!

WANGEL
Ĉu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi!

ELLIDA
Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas.

WANGEL
(rigardas ŝin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, — Ellida!

ELLIDA
(kroĉas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, — savu min de tiu viro!

WANGEL
(liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi!

(Lyngstrand kaj Hilde, ambaŭ kun fiŝkaptiloj, venas de dekstre ĉe la lageto.)

LYNGSTRAND
(iras rapide al Ellida) Ho nun, sinjorino, nun vi aŭdu ion strangan!

WANGEL
Kaj kion?

LYNGSTRAND
Imagu, — ni vidis la usonanon!

WANGEL
La usonanon?

HILDE
Jes, ankaŭ mi vidis lin.

LYNGSTRAND
Li iris malantaŭ la ĝardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporŝipon.

WANGEL
De kie vi konas tiun viron?

LYNGSTRAND
Mi foje estis maristo sur la sama ŝipo kiel li. Mi certe kredis, ke li dronis. Sed li ja estas tute viva.

WANGEL
Ĉu vi scias ion pli pri li?

LYNGSTRAND
Ne. Sed li eble venis por venĝi sin sur sia nefidela marista edzino.

WANGEL
Kion vi diras?

HILDE
Lyngstrand volas uzi lin por fari artaĵon.

WANGEL
Mi ne komprenas —

ELLIDA
Vi aŭdos poste.

(Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre sur la vojeto ekster la barilo.)

BOLETTE
(al tiuj en la ĝardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporŝipo iras enen en la fjordon. (Granda vaporŝipo drivas preterpase en la foro.)

LYNGSTRAND
(al Hilde apud la barilo) Ĉi-nokte li kaptos ŝin.

HILDE
(kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, — jes.

LYNGSTRAND
Imagu, — meznokte.

HILDE
Estos ekscite.

ELLIDA
(postrigardas la ŝipon) Morgaŭ do —

WANGEL
Kaj poste neniam plu.

ELLIDA
(mallaŭte kaj tremante) Ho, Wangel, — savu min de mi mem!

WANGEL
(rigardas ŝin timeme) Ellida! Mi suspektas, — estas io malantaŭe.

ELLIDA
La tiranta logo estas malantaŭe.

WANGEL
La tiranta logo —?

ELLIDA
Tiu viro estas kiel la maro.

(Malrapide kaj cerbumante ŝi iras tra la ĝardeno maldekstren. Wangel, maltrankvila, iras flanke de ŝi kaj observas ŝin atente.)

KVARA AKTO

(La ĝardenĉambro de doktoro Wangel. Pordojn dekstre kaj maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma vitropordo al la verando. Malsupre de ĝi vidiĝas parton de la ĝardeno. Sofo kun tablo antaŭe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj pli malantaŭe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas ronda tablo kun seĝoj ĉirkaŭe. Sur la tablo rozarbusto en florado kaj aliaj potfloroj ĉirkaŭ ĝi. — Estas antaŭtagmeze.)

(En la ĉambro apud la tablo sidas maldekstre Bolette en la sofo, okupata pri brodaĵo. Lyngstrand sidas sur seĝo ĉe la fino de la tablo. Malsupre en la ĝardeno sidas Ballested pentrante. Hilde staras apud lin rigardante.)

LYNGSTRAND
(kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la laboradon de Bolette.) Aspektas tre malfacile kudri tian bordaĵon, fraŭlino Wangel.

BOLETTE
Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru ĝuste —

LYNGSTRAND
Nombri? Ĉu vi devas ankaŭ nombri?

BOLETTE
Jes, la kudrerojn. Rigardu.

LYNGSTRAND
Ĝuste ja! Imagu! Estas ja kvazaŭ iu arto. Ĉu vi povas ankaŭ desegni?

BOLETTE
Ho jes, kiam mi havas modelon antaŭ mi.

LYNGSTRAND
Alie ne?

BOLETTE
Ne, alie ne.

LYNGSTRAND
Do tamen ne estas vera arto.

BOLETTE
Ne, ĝi pli estas — mana lerteco.

LYNGSTRAND
Sed mi opinias ke vi certe povus lerni arton.

BOLETTE
Kiam mi ne havas talenton?

LYNGSTRAND
Tamen. Se vi ĉiam estus kune kun vera artisto —

BOLETTE
Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li?

LYNGSTRAND
Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke ĝi venus en vin iom post iom. Kvazaŭ miraklo, fraŭlino Wangel.

BOLETTE
Strange.

LYNGSTRAND
(iom poste) Ĉu vi pripensis —? Mi intencas diri — ĉu vi pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, fraŭlino?

BOLETTE
(rigardas lin preterpase) Pri —? Ne.

LYNGSTRAND
Mi faris.

BOLETTE
Vi, ĉu?

LYNGSTRAND
Jes ja, — mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia miraklo. Ke la virino laŭe ŝanĝiĝas por esti simila al sia edzo.

BOLETTE
Ricevas liajn interesojn, vi pensas?

LYNGSTRAND
Jes, ĝuste!

BOLETTE
Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco?

LYNGSTRAND
Hm, jes, — mi miras ĉu ne ankaŭ tiuj —

BOLETTE
Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis — aŭ pensis, — tio ankaŭ transpasus al lia edzino?

LYNGSTRAND
Ankaŭ tio, jes. Iom post iom. Kvazaŭ mirakle. Sed mi ja scias, ke tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere feliĉa.

BOLETTE
Ĉu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tiriĝi al sia edzino? Fariĝi simila al ŝi, mi pensas.

LYNGSTRAND
Viro? Ne, tion mi ne imagis.

BOLETTE
Kial ne same por li kiel por ŝi?

LYNGSTRAND
Ne, ĉar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas tio, kio fortigas la viron, fraŭlino Wangel. Li havas vivotaskon, li.

BOLETTE
Ĉiuj?

LYNGSTRAND
Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto.

BOLETTE
Ĉu vi pensas, ke estas ĝusta faro de artisto, ke li edziĝas?

LYNGSTRAND
Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, —

BOLETTE
Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto.

LYNGSTRAND
Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari eĉ se li edziĝus.

BOLETTE
Nu, sed ŝi do?

LYNGSTRAND
Ŝi? Kiel —?

BOLETTE
Ŝi al kiu li edziĝas. Por kio ŝi vivu?

LYNGSTRAND
Ankaŭ ŝi vivu por lia arto. Ŝajnas al mi, ke virino devas senti sin kore feliĉa pri tio.

BOLETTE
Hm, — mi ne certe scias —

LYNGSTRAND
Jes, fraŭlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn ŝi ĝuas pro li —. Ĉar tiuj estas laŭ mi la malpli valora. Sed ke ŝi povas helpi lin krei, — ke ŝi povas faciligi al li la laboron estante ĉe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la vivon gaja por li. Tio estus laŭ mi feliĉiga por virino.

BOLETTE
Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas!

LYNGSTRAND
Mi memkontenta, ĉu! Bona Dio —! Ho, se vi konus min iom pli bone ol vi faras — (klinas sin pli proksimen al ŝi) Fraŭlino Wangel, — kiam mi estos for, — kaj mi ja baldaŭ estos —

BOLETTE
(rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristaĵo.

LYNGSTRAND
Funde ja ne estas tre triste, mi pensas.

BOLETTE
Kiel do?

LYNGSTRAND
Mi ja forvojaĝos post monato. Unue de ĉi tiu loko. Poste mi iros al la sudaj landoj.

BOLETTE
Ah, tiel. Nu ja.

LYNGSTRAND
Ĉu vi foje pensu pri mi, fraŭlino?

BOLETTE
Jes, mi volonte faru.

LYNGSTRAND
(ĝoja) Vi promesas, ĉu?

BOLETTE
Jes, mi promesas.

LYNGSTRAND
Solene kaj kore, fraŭlino Bolette?

BOLETTE
Solene kaj kore. (ŝanĝas temon) Sed por kio tio ĉi! Ne kondukos al io ajn.

LYNGSTRAND
Kiel vi povas tion diri! Por mi estus ĝojige scii, ke vi ĉi-hejme pensadas pri mi.

BOLETTE
Nu, sed kio poste?

LYNGSTRAND
Jes, poste mi ne scias pri io definita —

BOLETTE
Ankaŭ mi ne. Multe ja malhelpas. Ŝajnas al mi, ke ĉio en la mondo malhelpas.

LYNGSTRAND
Ho, povus okazi iu miraklo. Feliĉa okazaĵo de la destino — aŭ io tia. Ĉar mi kredas, ke mi sukcesos.

BOLETTE
(vigle) Jes, ĉu ne! Vi kredas, ĉu!

LYNGSTRAND
Jes, mi firme kredas. Kaj jen — post kelkaj jaroj — kiam mi revenos hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano —

BOLETTE
Jes, vere. Ni esperu ke vi faros.

LYNGSTRAND
Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian vorton.

BOLETTE
Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio.

LYNGSTRAND
Jes, fraŭlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli facile kaj rapide pri mia artaĵo.

BOLETTE
Tion vi do kredas?

LYNGSTRAND
Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj ŝajnas al mi, ke estus vivige ankaŭ por vi — ĉi tie en la izolo — kiam vi scius en vi mem, ke vi kvazaŭ helpus min krei.

BOLETTE
(rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke?

LYNGSTRAND
Mi —?

BOLETTE
(rigardas al la ĝardeno) Tŝ. Ni parolu pri io alia. Ĉar tie venas la ĉefinstruisto.

(Ĉefinstruisto Arnholm estas vidata malsupre en la ĝardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun Ballested kaj Hilde.)

LYNGSTRAND
Ĉu vi amas vian antaŭan instruiston, fraŭlino Bolette?

BOLETTE
Ĉu mi amas lin?

LYNGSTRAND
Mi pensas, ĉu vi ŝatas lin?

BOLETTE
Ho jes, mi faras. Ĉar estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. — Kaj li ĉiam estas helpema, se li povas.

LYNGSTRAND
Sed ĉu ne estas strange, ke li ne geedziĝis?

BOLETTE
Ĉu vi trovas tion strange?

LYNGSTRAND
Jes. Ĉar li ja estas sufiĉe riĉa, laŭdire.

BOLETTE
Laŭdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas.

LYNGSTRAND
Kial tio?

BOLETTE
Ho, li estis ja instruisto por preskaŭ ĉiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras.

LYNGSTRAND
Jes. Kiel tio gravus?

BOLETTE
Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto!

LYNGSTRAND
Ĉu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston?

BOLETTE
Ne post kiam ŝi fariĝis plenkreska.

LYNGSTRAND
Ĉu — imagu!

BOLETTE
(averte) Nu, nu, nu!

(Ballested kolektis siajn aĵojn kaj portas ilin dekstren en la ĝardeno. Hilde helpas lin. Arnholm iras sur la verandon kaj venas en la ĉambron.)

ARNHOLM
Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro — sinjoro — hm!

(Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al Lyngstrand, kiu ekstaras kaj klinas la kapon.)

BOLETTE
(ekstaras kaj iras al Arnholm) Bonan matenon, sinjoro ĉefinstruisto.

ARNHOLM
Kiel statas hodiaŭ?

BOLETTE
Nu dankon, bone.

ARNHOLM
Via duonpatrino estas en la banejo ankaŭ hodiaŭ, ĉu?

BOLETTE
Ne, ŝi estas en sia ĉambro.

ARNHOLM
Iom malsaneta?

BOLETTE
Mi ne scias. Ŝi enfermis sin.

ARNHOLM
Hm, — ĉu?

LYNGSTRAND
Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitiĝis pro tiu usonano hieraŭ.

ARNHOLM
Kion vi scias pri tio?

LYNGSTRAND
Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaŭ la ĝardeno.

ARNHOLM
Nu, tiel.

BOLETTE
(al Arnholm) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto.

ARNHOLM
Jes, sufiĉe longe. Ni komencis paroli pri io grava.

BOLETTE
Ĉu vi parolis kun li ankaŭ pri mi kaj miaj aferoj?

ARNHOLM
Ne, kara Bolette. Mi ne havis ŝancon. Ĉar liaj pensoj forte okupiĝis pri io alia.

BOLETTE
(suspiras) Aĥ jes, — kiel ĉiam.

ARNHOLM
(rigardas ŝin signifoplene) Sed poste hodiaŭ ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. — Kie estas via patro nun? Eble ne hejme?

BOLETTE
Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi serĉu lin.

ARNHOLM
Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li.

BOLETTE
(aŭskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro ĉefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la ŝtuparo. Jes. Li certe estis supre vidante ŝin.

(Doktoro Wangel venas tra la pordo maldekstre.)

WANGEL
(etendas la manon al Arnholm) Nu, kara amiko, — vi jam venis? Estas afable de vi veni tiel frue. Ĉar mi deziras paroli iom pli kun vi.

BOLETTE
(al Lyngstrand) Eble ni du iru en la ĝardenon al Hilde?

LYNGSTRAND
Jes, tre volonte, fraŭlino.

(Li kaj Bolette iras malsupren en la ĝardenon kaj for inter la arboj en la fono.)

ARNHOLM
(kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al Wangel) Ĉu vi bone konas tiun junan viron?

WANGEL
Ne, tute ne.

ARNHOLM
Ĉu vi do ŝatas, ke li tiel multe okupiĝas pri la knabinetoj?

WANGEL
Ĉu li faras? Tion mi tute ne rimarkis.

ARNHOLM
Tion vi devus ja kontroli, mi opinias.

WANGEL
Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda viro? La knabinetoj alkutimiĝis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida.

ARNHOLM
Eĉ ne de ŝi?

WANGEL
Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke ŝi miksiĝu en tiaĵon. Ne estas facile por ŝi. (interrompante) Sed ne estis ja tio, kion ni priparolus. Diru do al mi, — ĉu vi pripensis la aferon? Pripensis kion mi rakontis al vi?

ARNHOLM
Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disiĝis ĉi-nokte.

WANGEL
Kaj kio do estas farebla?

ARNHOLM
Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli bone ol mi.

WANGEL
Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto ĝuste decidi pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio ĉi ja ne estas ordinara malsano. Ĉi tie ne sufiĉas ordinara kuracisto, — kaj ne ordinaraj kuraciloj.

ARNHOLM
Kia estas ŝi hodiaŭ?

WANGEL
Mi ĵus vidis ŝin, kaj ŝi estis sufiĉe trankvila. Sed malantaŭ ŝiaj animstatoj kuŝas io kaŝita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj aldone ŝi estas tiel ŝanĝiĝema, kaprica, — subite varia.

ARNHOLM
Certe sekvo de ŝia malsana animstato.

WANGEL
Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la marhomoj. Jen la kaŭzo.

ARNHOLM
Kiel do vere, kara doktoro?

WANGEL
Ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj ĉe la vasta maro estas kvazaŭ aparta specio? Estas kvazaŭ ili vivas la vivon de la maro. Estas en ili ondado — kaj ankaŭ malfluso kaj altmaro — kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, mi devus pensi pri tio antaŭe. Estis peko kontraŭ Ellida preni ŝin for de sia loko kaj meti ŝin ĉi tien!

ARNHOLM
Ĉu vi atingis al tiu opinio nun?

WANGEL
Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem antaŭe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin esprimi. Ĉar mi ja tiel amis ŝin, komprenu! Tial mi unue pensis pri mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis!

ARNHOLM
Hm, — ĉiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel.

WANGEL
(ĉirkaŭiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaŭ poste. Mi ja estas multe, multe pli aĝa ol ŝi. Mi devus esti por ŝi kvazaŭ patro — kaj kiel gvidanto samtempe. Devus streĉi min por evoluigi kaj klarigi ŝian mensan vivon. Sed bedaŭrinde el tio fariĝis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Ĉar mi ja deziris gardi ŝin kiel ŝi estas. Sed ŝi ja pli kaj pli malsaniĝis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli mallaŭte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti nin.

ARNHOLM
(rigardas lin en surprizo) Ĉu! Pro tio vi skribis?

WANGEL
Jes. Sed ŝajnigu nescion.

ARNHOLM
Sed, je Dio, kara doktoro, — kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas.

WANGEL
Ne, kompreneble. Ĉar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke ĝi sekrete ankoraŭ ĉe vi ligiĝis. Ke eble estus bone por ŝi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj.

ARNHOLM
Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke ĉi tie iras iu min atendante, kaj — kaj eble sopiris pri mi!

WANGEL
Jes, kiu alie?

ARNHOLM
(rapide) Ne, ne, vi pravas. — Sed tion mi ne komprenis.

WANGEL
Kompreneble. Mi ja eraris.

ARNHOLM
Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma!

WANGEL
Ho, mi ja havis grandan ŝuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se ĝi povus iomete faciligi ŝian animon.

ARNHOLM
Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur ŝin?

WANGEL
Hm, kara amiko, — estas eble flankoj en tiu ĉi afero, kiuj ne lasas sin klarigi.

ARNHOLM
Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla?

WANGEL
Ĉiuokaze neklarigebla ĝis plue.

ARNHOLM
Ĉu vi kredas pri tiaĵo?

WANGEL
Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon.

ARNHOLM
Jes, sed diru al mi. Tiu ŝia stranga kaj sinistra aserto, ke la okuloj de la infano —?

WANGEL
(vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne volas kredi tiaĵon! Devas esti pura fantaziaĵo de ŝi. Nenio alia.

ARNHOLM
Ĉu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraŭ?

WANGEL
Jes, certe mi faris.

ARNHOLM
Kaj vi vidis neniun similecon?

WANGEL
(eviteme) Hm, — bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antaŭe parolis tiom pri tiu simileco —. Mi vere ne scias, ĉu mi estis kapabla rigardi lin sen antaŭjuĝo.

ARNHOLM
Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en ŝi ĝuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen?

WANGEL
Jes, vidu, — tio estas ankaŭ io, en kion ŝi verke aŭ sonĝe metis sin mem depost antaŭhieraŭ. Tio tute ne atakis ŝin tiel subite — tiel tuje, kiel ŝi nun asertas. Sed post kiam ŝi aŭdis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston — aŭ Friman — aŭ kiel li nomiĝas, — ke li estis survoje ĉi tien antaŭ tri jaroj — en Marto, — ŝi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis ŝin ĝuste en tiu sama monato.

ARNHOLM
Ĝi do ne faris, ĉu?

WANGEL
Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaŭ tiu tempo. — Efektive okazis — hazarde — ĝuste en Marto antaŭ tri jaroj sufiĉe forta ekscitiĝo en ŝi —

ARNHOLM
Tamen ja —!

WANGEL
Jes, sed tio lasas sin simple klarigi per la stato — la cirkonstanco, — en kiu ŝi je tiu tempo estis.

ARNHOLM
Do signo kontraŭ signo.

WANGEL
(pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi ŝin! Ne scii pri konsilo! Ne vidi iun ajn rimedon —!

ARNHOLM
Se vi nun decidus ŝanĝi loĝlokon? Transloĝiĝi aliloken? Por ke ŝi povu vivi en kondiĉoj pli hejmecaj por si?

WANGEL
Ho, kara, — ĉu vi pensas, ke mi ne proponis ankaŭ tion al ŝi? Mi proponis, ke ni transloĝiĝu al Skjoldvik. Sed ŝi ne volas.

ARNHOLM
Eĉ ne tion?

WANGEL
Ne. Ĉar ŝi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble ŝi pravas.

ARNHOLM
Hm, — ĉu?

WANGEL
Jes, kaj cetere, — kiam mi pripensas, — mi ne scias kiel mi realigu tion. Ĉar ŝajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas transloĝiĝi al tia forejo. Ili devas ja loĝi en loko, kie estas iometa ŝanco foje edzinigi ilin.

ARNHOLM
Edzinigi? Ĉu vi jam pensas pri tio?

WANGEL
Jes, bona Dio, — mi devas ja pensi ankaŭ pri tio! Sed jen — aliflanke — la konsidero pri mia kara malsana Ellida —! Ho, kara Arnholm, — mi vere — multmaniere — staras meze inter fajro kaj akvo!

ARNHOLM
Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn — (interrompante) Mi miras kien ŝi — kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.)

WANGEL
(al la piano) Ho, mi oferus kion ajn — por ĉiuj tri. — Se mi nur ion scius.

(Ellida envenas tra la pordo maldekstre.)

ELLIDA
(rapide al Wangel) Ne eliru ĉi-matene!

WANGEL
Ne, certe ne. Mi restos hejme ĉe vi. (Montras al Arnholm, kiu proksimiĝas) Sed ĉu vi ne volas saluti nian amikon?

ELLIDA
(turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon.

ARNHOLM
Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime?

ELLIDA
Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaŭ. Sed bonvolu eksidi por momento?

ARNHOLM
Ne, dankon, — ne nun. (rigardas al Wangel) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la ĝardeno.

ELLIDA
Jes, Dio scias ĉu vi renkontos ilin en la ĝardeno. Mi neniam scias kie ili iradas.

WANGEL
Ho jes, ili tenas sin apud la lageto.

ARNHOLM
Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la ĝardenon dekstren.)

ELLIDA
Kioma horo estas, Wangel?

WANGEL
(rigardas sian horloĝon) Iomete post la dekunua.

ELLIDA
Iomete post. Kaj la dekunuan — duonon antaŭ la dekdua ĉi-nokte venos la vaporŝipo. Ho, se mi tion estus trapasinta!

WANGEL
(proksimiĝas al ŝi) Kara Ellida, — pri unu afero mi devas demandi vin.

ELLIDA
Pri kiu do?

WANGEL
Hieraŭ vespere — tie supre sur la “Videjo” — vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaŭ vi.

ELLIDA
Jes, mi faris. Kredu min.

WANGEL
Nu, sed kiel vi lin vidis?

ELLIDA
Kiel mi vidis lin?

WANGEL
Mi pensas, — kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin?

ELLIDA
Sed kara Wangel, — vi ja nun mem scias kiel li aspektas.

WANGEL
Ĉu li ankaŭ tiel aspektis en via imago?

ELLIDA
Jes, li ja faris.

WANGEL
Ĝuste tiel, kiel vi hieraŭ vidis lin en la realaĵo?

ELLIDA
Jes, ĝuste tiel.

WANGEL
Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin?

WANGEL
(ekmire) Mi ne faris, ĉu?

WANGEL
Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas.

ELLIDA
(surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Ĉu ne ŝajnas strange por vi, Wangel? Imagu, — ke mi ne tuj rekonis lin!

WANGEL
Estas nur la okuloj, vi diris —

ELLIDA
Ho jes, — la okuloj! La okuloj!

WANGEL
Nu, — sed supre sur la “Videjo” vi diris, ke li ĉiam montris sin kia li estis, kiam vi disiĝis. Tie antaŭ dek jaroj.

ELLIDA
Ĉu mi diris?

WANGEL
Jes.

ELLIDA
Do li tiel aspektis preskaŭ kiel nun.

WANGEL
Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antaŭhieraŭ survoje hejmen. Antaŭ dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankaŭ estis. Kaj la broĉo kun perlo —? Ĝin la viro ne portis hieraŭ.

ELLIDA
Ne, li ĝin ne portis.

WANGEL
(rigardas ŝin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aŭ — eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la “Krutdeklivo”?

ELLIDA
(pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, — hodiaŭ mi ne kapablas. Ĉu ne estas strange?

WANGEL
Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realaĵo montris sin antaŭ vi. Ĝi superombras la antaŭan, — tiel ke vi ĝin ne plu povas vidi.

ELLIDA
Ĉu tiel, Wangel?

WANGEL
Jes. Kaj ĝi ankaŭ superombras viajn malsanajn imagaĵojn. Tial estas bone, ke la realaĵo venis.

ELLIDA
Bone! Vi diras bone, ĉu?

WANGEL
Jes, ke okazis, — povos sanigi vin.

ELLIDA
(eksidas en la sofon) Wangel, — venu sidi ĉe mi. Mi devas diri al vi ĉiujn miajn pensojn.

WANGEL
Jes, faru, kara Ellida.

(Li eksidas sur seĝon aliflanke de la tablo.)

ELLIDA
Vere estis malfeliĉo — por ni ambaŭ — ke ĝuste ni du kuniĝis.

WANGEL
(miras) Kion vi diras!

ELLIDA
Ho jes. Estis. Estas ja ankaŭ kompreneble. Ne povus fariĝi io alia ol malfeliĉo. Ne laŭ la maniero laŭ kiu ni trovis unu la alian.

WANGEL
Kio do mankis en la maniero, —

ELLIDA
Aŭskultu nun, Wangel, — Ne plu helpas, ke ni iradas ĉi tie mensogante por ni mem — kaj por unu la alia!

WANGEL
Ĉu ni faras! Mensogas, vi diras!

ELLIDA
Jes, ni faras. Aŭ ni tamen kaŝas la veron. Ĉar la vero — la pura klara vero — estas ja tio, — ke vi venis tien kaj — kaj aĉetis min.

WANGEL
Aĉetis —! — Aĉetis — vi diras!

ELLIDA
Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi.

WANGEL
(rigardas ŝin en doloro) Ellida, — ĉu vi vere havas koron paroli tiel?

ELLIDA
Sed ĉu vere estas alia nomo por ĝi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi ĉirkaŭrigardis por nova edzino —

WANGEL
Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida.

ELLIDA
Eble ankaŭ tio — tiel flanke. Tamen — vi ja tute ne sciis ĉu mi taŭgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min — kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve —

WANGEL
Nu, nomu tion kiel plaĉas al vi.

ELLIDA
Kaj mi, de mia flanko —. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. Estis ja kompreneble, ke mi akceptis — kiam vi proponis nutradi min mian vivon.

WANGEL
Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian.

ELLIDA
Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, — prefere la plej malriĉajn kondiĉojn en — en libereco — kaj laŭ propra elekto!

WANGEL
(ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, ĉu ili estis tute senvaloraj por vi?

ELLIDA
Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone ĉe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero.

WANGEL
(rigardas ŝin) Ne — en libereco!

ELLIDA
Ne. Mi ne libervole iris kun vi.

WANGEL
(mallaŭte) Ah, — mi memoras — la frazturniĝon de hieraŭ.

ELLIDA
En tiu frazturniĝo ĉio kuŝas. Ĝi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare.

WANGEL
Kion vi vidas?

ELLIDA
Mi vidas, ke nia kuna vivo — vere ne estas geedzeco.

WANGEL
(amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni nun vivas, ne estas geedzeco.

ELLIDA
Eĉ ne antaŭe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antaŭen) La unua — tiu povus esti plena kaj pura geedzeco.

WANGEL
La unua? Kiun unuan vi aludas?

ELLIDA
La mian — kun li.

WANGEL
(rigardas ŝin mire) Mi tute ne komprenas!

ELLIDA
Ho, kara Wangel, — ni ne mensogu unu por la alia. Ankaŭ ne por ni mem.

WANGEL
Ne, ne! Sed kio sekve?

ELLIDA
Jes vidu, — ni neniam povas nei — ke libervola promeso estas same deviga kiel geedziĝo.

WANGEL
Sed je Dio —!

ELLIDA
(ekstaras impete) Permesu al mi forvojaĝi de vi, Wangel!

WANGEL
Ellida —! Ellida —!

ELLIDA
Jes, jes, — permesu al mi! Kredu min, — ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laŭ kiu ni kuniĝis.

WANGEL
(en regata doloro) Al tio do venis inter ni.

ELLIDA
Devis veni. Ne povus alimaniere.

WANGEL
(rigardas ŝin triste) Eĉ ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, — neniam tute posedis vin.

ELLIDA
Ho, Wangel, — se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, — ke neniam okazos.

WANGEL
Eksedziĝon do? Eksedziĝon, — plenan juran eksedziĝon — vi deziras?

ELLIDA
Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Ĉar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia.

WANGEL
(amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, — jes.

ELLIDA
(vigle) Ĝuste tiel! Refari la negocon!

WANGEL
Kaj poste, Ellida? Poste? Ĉu vi pripensis kiel aspektos por ambaŭ ni? Kiel la vivo fariĝos por vi kaj por mi?

ELLIDA
Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, — estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon!

WANGEL
Ellida, — estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros!

ELLIDA
Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun ĉi tagon!

WANGEL
Kial ĝuste hodiaŭ?

ELLIDA
Jes, — ĉar li ja venos ĉi-nokte.

WANGEL
(skuiĝas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio ĉi?

ELLIDA
Mi volas stari antaŭ li en plena libereco.

WANGEL
Kaj kion — kion vi intencas poste fari?

ELLIDA
Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Ĉar tiaokaze ne estus decido.

WANGEL
Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu ĉi afero!

ELLIDA
Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaŭ flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojaĝi sola —. Aŭ — sekvi lin.

WANGEL
Ĉu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn!

ELLIDA
Sed ĉu mi ne donis mian tutan sorton en viajn manojn! Kaj tion — tiel senpere.

WANGEL
Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaŭ ne konas!

ELLIDA
Ho, sed vin mi ja eble konis eĉ pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin.

WANGEL
Tiam vi almenaŭ sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? Pripensu do! Kion vi scias pri tio ĉi? Eĉ nenion vi scias. Eĉ ne kiu li estas — aŭ kio li estas.

ELLIDA
(rigardas antaŭen) Vero. Sed jen tio kio estas la teruraĵo.

WANGEL
Jes, certe teruraĵo —

ELLIDA
Tial ŝajnas al mi, ke mi kvazaŭ devas tiriĝi en ĝin.

WANGEL
(rigardas ŝin) Ĉar aspektas por vi kiel io terura?

ELLIDA
Jes, ĝuste tial.

WANGEL
(pli proksime) Aŭskultu nun, Ellida, — kio por vi estas do tio terura?

ELLIDA
(pripensas) La terura, — estas tio kio timigas kaj allogas.

WANGEL
Ankaŭ allogas?

ELLIDA
Precipe allogas, — mi sentas.

WANGEL
(malrapide) Vi parencas al la maro.

ELLIDA
Al ĝi parencas ankaŭ la teruraĵo.

WANGEL
Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe.

ELLIDA
Ĉu ŝajnas al vi, Wangel?

WANGEL
Efektive mi vin neniam konis. Neniam ĝis la fundo. Mi nun komencas kompreni.

ELLIDA
Tial vi liberigu min! Liberigu min el ĉiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disiĝi en kompreno — kaj libervole.

WANGEL
(peze) Eble estas pli bone por ambaŭ — se ni disiĝu. — Sed mi tamen ne povas! — Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, — tio estas la plej forta en vi.

ELLIDA
Ĉu tiel?

WANGEL
Lasu nin fini ĉi tiun tagon saĝe. Kun plene trankvila animo. Mi ne kuraĝas liberigi vin hodiaŭ. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin.

ELLIDA
Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aŭ potenco de ekstere, kiu minacas min. La teruraĵo kuŝas pli profunde, Wangel! La teruraĵo, — tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari?

WANGEL
Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontraŭbatali.

ELLIDA
Jes, — se mi volus kontraŭbatali.

WANGEL
Ĉu vi do ne volas?

ELLIDA
Ho, estas ja tio, kion mi ne mem scias!

WANGEL
Ĉi-nokte ĉio estos decidata, kara Ellida —

ELLIDA
(ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo!

WANGEL
— kaj morgaŭ —

ELLIDA
Jes, morgaŭ! Eble mia ĝusta estonto tiam estos perdita!

WANGEL
Via ĝusta —?

ELLIDA
Tuta plena vivo en libereco perdita, — perdita por mi! Kaj eble — ankaŭ por li.

WANGEL
(mallaŭte, kaptas ŝian manartikon) Ellida, — ĉu vi amas tiun fremdan viron?

ELLIDA
Ĉu mi —? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la teruraĵo kaj ke —

WANGEL
— kaj ke?

ELLIDA
(liberigas sin) — kaj ke estas ĉe li, ke mi apartenas.

WANGEL
(mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton.

ELLIDA
Kaj kiun helpon havas vi kontraŭ tion ĉi? Kiun konsilon havas vi por mi?

WANGEL
(rigardas ŝin instige) Morgaŭ, — tiam li estos forvojaĝinta. Tiam la malfeliĉo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida.

ELLIDA
Ho, Wangel —! Morgaŭ — tiam ja estos tro malfrue —!

WANGEL
(rigardas al la ĝardeno) La infanoj! La infanoj —! Ni almenaŭ indulgu ilin — ĝis plue.

(Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand venas tra la ĝardeno. Lyngstrand adiaŭas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la ĉambron.)

ARNHOLM
Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn —

HILDE
Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj —

BOLETTE
Ne, diru nenion!

WANGEL
Ankaŭ ni du faris planojn.

ARNHOLM
Ĉu, — vere?

WANGEL
Morgaŭ Ellida foriros al Skjoldvik — por ioma tempo.

BOLETTE
Foriros —?

ARNHOLM
Jen, jen, tre saĝe, sinjorino Wangel.

WANGEL
Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro.

HILDE
(eksaltante al Ellida) Vi foriros! Vi foriros de ni?

ELLIDA
(ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi?

HILDE
(regas sin) Ho, estas nenio. (duonlaŭte, turnas sin for) Foriru do!

BOLETTE
(ektimigita) Patro, — mi komprenas vin, — ankaŭ vi foriros — al Skjoldvik!

WANGEL
Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien —

BOLETTE
Kaj al ni —?

WANGEL
Mi ankaŭ faros viziton —

BOLETTE
— foje, jes!

WANGEL
Kara infano, devas tiel esti (Li paŝas sur la planko.)

ARNHOLM
(flustras) Ni priparolos poste, Bolette.

(Li iras al Wangel. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.)

ELLIDA
(duonlaŭte al Bolette) Kio estis al Hilde? Ŝi ja aspektis freneze!

BOLETTE
Ĉu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis?

ELLIDA
Postsoifadis?

BOLETTE
Ekde vi venis en la domon?

ELLIDA
Ne, ne, — kio do tio estas?

BOLETTE
Unu solan aman vorton de vi.

ELLIDA
Ah —! Ĉu estus tasko por mi ĉi tie!

(Ŝi ĉirkaŭfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antaŭen kvazaŭ trakrozata de kontraŭecaj pensoj kaj animstatoj.)

(Wangel kaj Arnholm venas antaŭen en flustra kunparolo.)

(Bolette iras por rigardi en la flankan ĉambron dekstre. Poste ŝi malfermas la pordon.)

BOLETTE
Jes, kara patro, — la manĝaĵo estas preta sur la tablo — se vi —

WANGEL
(kun perforta sinrego) Ĉu ĝi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, ĉefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiaŭan pokalon kun — kun “la sinjorino el la maro”.

(Ili iras al la pordo dekstre.)

KVINA AKTO

(La plej fora parto de la ĝardeno de doktoro Wangel apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.)

(Arnholm, Bolette, Lyngstrand kaj Hilde, en boato, puŝas sin per stango de maldekstre antaŭen laŭ la bordo.)

HILDE
Jen ni povas facile salti teren!

ARNHOLM
Ne, ne, ne faru!

LYNGSTRAND
Mi ne povas salti, fraŭlino.

HILDE
Vi, Arnholm, ĉu ankaŭ vi ne povas salti?

ARNHOLM
Prefere ne.

BOLETTE
Ni albordiĝu ĉe la baneja ŝtuparo.

(Ili puŝas stange dekstren.)

(Sammomente venas Ballested de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj ĉaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj aŭdiĝas de pli kaj pli fore de ekstere.)

BALLESTED
Kion vi diras? — Jes certe estas pro la angla vaporŝipo. Ĉar estas la lasta fojo ke ĝi venas ĉi-jare. Sed se vi volas ĝui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas aŭdi kion vi diras!

(Ellida kun ŝalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro Wangel.)

WANGEL
Sed kara Ellida, — mi asertas al vi, — ni ankoraŭ havas abundan tempon.

ELLIDA
Ne, ne, — ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni.

BALLESTED
(ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino!

WANGEL
(rimarkas lin) Ho, ĉu estas vi? Ĉu estu muziko ankaŭ ĉi-nokte?

BALLESTED
Jes. La “Korn-asocio” intencas aŭdigi sin. Ne mankas festaj okazaĵoj nuntempe. Ĉi-nokte okazos por la anglo.

ELLIDA
La anglo! Ĉu ĝi jam vidiĝas?

BALLESTED
Ankoraŭ ne. Sed ĝi ja venas de interne — de inter la insuloj. Ĝi povas veni antaŭ ol ni atentas.

ELLIDA
Jes, — ĝuste tiel estas.

WANGEL
(duone al Ellida) Ĉi-nokte estas la lasta vojaĝo. Kaj ĝi neniam plu revenos.

BALLESTED
Malĝojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al ĝi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldaŭ finiĝos la ĝojiga somera tempo. Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diriĝas en la tragedio.

ELLIDA
Ĉiuj markoloj fermitaj, — jes.

BALLESTED
Malĝojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Ĉar la homoj povas akli — a — klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, ĝuste kion ili povas.

(Li salutas kaj foriras maldekstren.)

ELLIDA
(rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga streĉo! Tiu ĉi ekscita duona horo antaŭ la decido.

WANGEL
Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li?

ELLIDA
Mi devas mem paroli kun li. Ĉar estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton.

WANGEL
Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi.

ELLIDA
La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojaĝi kun li, — sekvi lin, — se mi tiel elektos. Vi povos reteni min ĉi tie per forto. Kontraŭ mia volo. Tion vi povos. Sed ke mi elektas, — elektas interne en mia animo, — elektas lin kaj ne vin, — se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi.

WANGEL
Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi.

ELLIDA
Kaj mi ja havas nenion por kontraŭstari! Ĉi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi aludas. Neniam posedis ilin. — Kiam mi forvojaĝos, — se mi do forvojaĝos, aŭ kun li ĉi-nokte — aŭ morgaŭ al Skjoldvik, mi eĉ ne havas ŝlosilon por redoni, — eĉ ne sciigon por postlasi, nek pri unu aŭ pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. Tiel tute ekster ĉio mi estis de la unua momento.

WANGEL
Vi ja mem volis.

ELLIDA
Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis ĉion tiel fariĝi, kiel mi ĝin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi — kaj neniu alia, — kiu volis havi ĉion tiel.

WANGEL
Mi intencis aranĝi ĉion plej bone por vi.

ELLIDA
Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas venĝo en tio. Io kio venĝas sin. Ĉar nun troviĝas ĉi tie neniu liganta forto, — neniu apogo por mi, — neniu helpo, — neniu allogo al tio, kio estus nia kuna interna posedo.

WANGEL
Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaŭ rericevos vian liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon.

ELLIDA
Kaj tion vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo erarvojiĝis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, — ĉi-nokte — post duona horo — venos li, kiun mi perfidis — li, al kiu mi tenus min senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi — la lastan kaj solan fojon — revivi la vivon, — vivi mian propran, veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas — kaj pri kiu mi ne povas rezigni. Ne libere!

WANGEL
Guste tial vi bezonas, ke via edzo — kaj ankaŭ via kuracisto — prenas potencon sur vi — kaj agas en via nomo.

ELLIDA
Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas momentoj, kiam ŝajnas al mi, ke estus paco kaj savo kaŭri intime ĉe vi — kaj provi spiti ĉiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed eĉ tion mi ne kapablas. Ne, ne, — mi ne kapablas!

WANGEL
Venu, Ellida, — ni iomete promenadu kune.

ELLIDA
Mi volus. Sed mi ne kuraĝas. Ĉar li ja diris, ke mi atendu lin ĉi tie.

WANGEL
Venu. Vi ankoraŭ havas bonan tempon.

ELLIDA
Jes, ĉu vi opinias?

WANGEL
Sufiĉan tempon, mi diras.

ELLIDA
Do ni iomete promenadu.

(Ili eliras antaŭe dekstre. Sammomente venas Arnholm kaj Bolette antaŭen apud la supra bordo de la lageto.)

BOLETTE
(rimarkas la forirantojn) Jen vidu —!

ARNHOLM
(mallaŭte) Tŝ, — lasu ilin foriri.

BOLETTE
Ĉu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn?

ARNHOLM
Ĉu vi ion rimarkis?

BOLETTE
Ĉu mi rimarkis!

ARNHOLM
Ion aparte?

BOLETTE
Ho jes. Plurajn okazaĵojn. Ĉu vi ne?

ARNHOLM
Ho, mi ne ĝuste scias —

BOLETTE
Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli.

ARNHOLM
Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojaĝeton.

BOLETTE
Ĉu?

ARNHOLM
Jes, ĉu ne estus bone por ĉiuj, ke ŝi povu foje elveni?

BOLETTE
Se morgaŭ ŝi transloĝiĝos al Skjoldvik, ŝi certe neniam revenos al ni.

ARNHOLM
Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas?

BOLETTE
Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, — ŝi neniam revenos. Almenaŭ ne dum mi kaj Hilde estas en la domo.

HILDE
Ankaŭ Hilde?

BOLETTE
Nu, kun Hilde eblus. Ĉar ŝi ja ankoraŭ estas nur infano. Kaj funde ŝi adoras ŝin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. Duonpatrino, kiu ne estas multe pli aĝa ol oni mem —

ARNHOLM
Kara Bolette, — por vi eble daŭrus nur mallonga tempo ĝis vi elvenus.

BOLETTE
(vigle) Ĉu vere! Vi do parolis kun patro?

ARNHOLM
Ankaŭ tio, jes.

BOLETTE
Nu, — kaj kion li diris!

ARNHOLM
Hm, — via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj ĉi tiujn tagojn —

BOLETTE
Jes, jes, la samon mi ja antaŭe diris.

ARNHOLM
Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li.

BOLETTE
Neniun —!

ARNHOLM
Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por li.

BOLETTE
(riproĉe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante.

ARNHOLM
Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem — ĉu vi deziras elveni aŭ ne.

BOLETTE
Kio dependas de mi mem, vi aludas?

ARNHOLM
Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje ŝatas. Partoprenos en ĉio, kion vi sopiras ĉi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj kondiĉoj, Bolette. Kion vi al tio diras?

BOLETTE
(kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio —! Sed ja tute neeblas, tio ĉi. Ĉar patro nek volas, nek povas, do —. Ĉar mi ja ne havas iun alian en la tuta mondo al kiu min turni.

ARNHOLM
Ĉu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju — de via antaŭa instruisto?

BOLETTE
De vi, Arnholm! Ĉu vi volus —?

ARNHOLM
Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. — Ĉu vi aprobas? Ĉ u? Ĉu vi akceptas?

BOLETTE
Ĉu mi akceptas! Povi eliri, — vidi la mondon, — lerni ion profunde! Ĉion kio staris antaŭ mi kiel la granda, feliĉiga neebleco —!

ARNHOLM
Jes, tio povos nun fariĝi realaĵo por vi. Se vi mem volas.

BOLETTE
Kaj al tiu nedirebla feliĉo vi volas helpi min! Ho ne, — sed diru ĉu povas mi akcepti tian oferton de fremda homo?

ARNHOLM
De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn.

BOLETTE
(kaptas liajn manojn) Jes, preskaŭ ŝajnas al mi, ke mi povas! Mi ne scias kiel estas; sed — (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj plori pro ĝojo! Pro feliĉo! Ho, — ĉu povos mi tamen vere vivi. Mi komencis timi, ke la vivo preterirus min.

ARNHOLM
Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi tute sincere — ĉu estas io — io, kio ligas vin ĉi tie?

BOLETTE
Ligas min? Ne, nenio.

ARNHOLM
Nenio ajn?

BOLETTE
Ne, tute ne. Tio signifas, — patro ja iamaniere ligas min. Kaj ankaŭ Hilde. Sed —

ARNHOLM
Nu, — vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaŭ iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? Neniu rilato?

BOLETTE
Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojaĝi kien ajn.

ARNHOLM
Jes, ĉar tiel estas, kara Bolette, — vi povos forvojaĝi kun mi.

BOLETTE
(manfrapas) Ho Dio en la ĉielo, — kia feliĉo por pripensi!

ARNHOLM
Ĉar mi esperas, ke vi plene fidas min?

BOLETTE
Jes, efektive!

ARNHOLM
Kaj vi kuraĝas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en miajn manojn, Bolette? Ĉu ne? Vi kuraĝas?

BOLETTE
Ho jes, certe! Kial ne? Ĉu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia maljuna instruisto — mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas.

ARNHOLM
Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed —. Nu, — vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun demandas vin — se vi volus — volus ligi vin al mi — por la vivo?

BOLETTE
(retiras sin pro timo) Ho, — kion vi diras!

ARNHOLM
Por la vivo, Bolette. Ĉu vi volas fariĝi mia edzino.

BOLETTE
(duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas!

ARNHOLM
Ĉu tute ne eblus por vi, ke —?

BOLETTE
Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! (rigardas lin) Aŭ —. Tamen —. Ĉu estis tiel vi intencis — kiam vi proponis fari tiom por mi?

ARNHOLM
Aŭskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte.

BOLETTE
Ho, kiel tiaĵo — de vi, — kiel ĝi ne povus — surprizi min!

ARNHOLM
Vi pravas. Vi ja ne sciis — ne povis scii, ke mi faris tiun ĉi vojaĝon pro vi.

BOLETTE
Vi venis ĉi tien pro — pro mi!

ARNHOLM
Jes, mi faris, Bolette. Ĉi-printempe mi ricevis leteron de via patro. Kaj en ĝi estas diraĵo, kiu igis min kredi — hm —, ke vi daŭre havis vian antaŭan instruiston en — en iom pli ol amika memoro.

BOLETTE
Kiel patro povis skribi tiaĵon!

ARNHOLM
Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptiĝis en la imago, ke ĉi tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. — Ne, vi ne interrompu min, kara Bolette! Kaj, — vi ja komprenas, — ke kiam oni, kiel mi, ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo — aŭ imago — faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva — dankema inklino al vi. Ŝajnis al mi, ke mi devis vojaĝi al vi. Revidi vin. Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi portis por mi.

BOLETTE
Sed ĉar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno!

ARNHOLM
Ne aliiĝas, Bolette. Via bildo, — tia, kian mi ĝin portas en mi, — restos ĉiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas.

BOLETTE
Neniam mi imagis, ke tiaĵo okazu.

ARNHOLM
Sed ĉar nun montriĝas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Ĉu vi povis decidigi vin, — nu, fariĝi mia edzino?

BOLETTE
Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi.

ARNHOLM
Nu ja, — ĉar ŝajnas al vi tute neeble, ke vi povus —. Do la rilato restos neŝanĝita, kara Bolette.

BOLETTE
Kiel, vi pensas?

ARNHOLM
Kompreneble mi tamen restas ĉe mia propono. Mi prizorgos, ke vi elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi ŝatas. Vivi en sekuraj, sendependaj kondiĉoj. Vian postan estontecon mi ankaŭ sekurigos, Bolette. Ĉar en mi vi ĉiam havos bonan, fidelan, fidindan amikon. Pri tio estu certa!

BOLETTE
Ho Dio, — sinjoro Arnholm, — ĉio fariĝis ja nun tute neebla.

ARNHOLM
Ĉu ankaŭ tio neeblas?

BOLETTE
Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, — kaj post la respondo, kiun mi donis al vi —. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio ĉi!

ARNHOLM
Vi do preferas sidi ĉi-hejme lasante la vivon preterpasi vin?

BOLETTE
Ho, dolorigas pripensi!

ARNHOLM
Ĉu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri ĉio, kion laŭ vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, — kaj tamen neniam konatiĝi kun ĝi? Pripensu, Bolette.

BOLETTE
Jes, jes, — vi vere pravas, sinjoro Arnholm.

ARNHOLM
Kaj jen, — kiam via patro ne plu vivas, — tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Aŭ eble devante vin doni al alia viro, — kiun vi — eble — ankaŭ ne amas.

BOLETTE
Ho jes, — mi ja komprenas la veron — en tio kion vi diras. Sed tamen —! Aŭ eble tamen —?

ARNHOLM
(rapide) Nu!

BOLETTE
(rigardas lin dubeme) Ĉu eble tamen ne estus neeble —.

ARNHOLM
Kio, Bolette!

BOLETTE
Ke eblus, — akcepti — tion, — kion vi proponis.

ARNHOLM
Ĉu vi pensas, ke vi tamen povus laŭvole —? Ke vi tamen povus permesi al mi la ĝojon helpi vin kiel fidela amiko?

BOLETTE
Ne, ne, ne! Neniam tio! Ĉar tio estus tute neebla. — Ne, sinjoro Arnholm, — do prefere prenu min.

ARNHOLM
Bolette! Vi tamen volas!

BOLETTE
Jes, — mi opinias — ke mi volas.

ARNHOLM
Vi do tamen volas fariĝi mia edzino!

BOLETTE
Jes. Se vi daŭre opinias, ke — ke vi devas preni min.

ARNHOLM
Se mi opinias —! (kaptas ŝiajn manojn) Ho, dankon, — dankon, Bolette! Kion vi alie diris, — via antaŭa dubemo, — tio ne timigas min. Se mi ankoraŭ ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni ĝin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj!

BOLETTE
Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi promesis al mi.

ARNHOLM
Jen al kio mi restas.

BOLETTE
Kaj mi povos lerni ĉion, kion mi ŝatas.

ARNHOLM
Mi mem estu via instruisto. Kiel antaŭe, Bolette. Memoru la lastan jaron en la lernejo —.

BOLETTE
(silente kaj profunde en si mem) Imagu, — scii sin libera — veni en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne antaŭtimi pro la stulta enspezo —.

ARNHOLM
Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj — ĉu ne, kara Bolette, — tio estas ege bona stato? Ĉu?

BOLETTE
Jes. Efektive estas. Ĝuste kaj vere.

ARNHOLM
(metas la brakojn ĉirkaŭ ŝian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece kaj agrable ni ĉion aranĝu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj intime ni du kunvivu, Bolette!

BOLETTE
Jes, ankaŭ mi komencas —. Funde mi opinias — ke tio ĉi eblos. (rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru!

ARNHOLM
Kio estas, kara?

BOLETTE
Ho, estas la kompatinda —. (montras eksteren) Vidu tie.

ARNHOLM
Via patro —?

BOLETTE
Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde.

ARNHOLM
Nu, Lyngstrand. Kio estas al li?

BOLETTE
Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas.

ARNHOLM
Jes, se ne estas nura imagaĵo.

BOLETTE
Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble la pli bona por li.

ARNHOLM
Kara, kiel tio estus la pli bona?

BOLETTE
Jes, ĉar — certe nenio fariĝos el lia arto. — Ni foriru antaŭ ol ili venos.

ARNHOLM
Kore bonvole, mia kara Bolette.

(Hilde kaj Lyngstrand venas de apud la lago.)

HILDE
Hej, — hej! Ĉu la gesinjoroj ne volas atendi nin?

ARNHOLM
Bolette kaj mi prefere iros iom antaŭe.

(Li kaj Bolette eliras maldekstre.)

LYNGSTRAND
(ridas silente) Estas tre amuze ĉi tie nuntempe. Ĉiuj iras ja duope. Ĉiam duope.

HILDE
(postrigardas ilin) Mi ĵurus, ke li petadas ŝian manon.

LYNGSTRAND
Ĉu? Ĉu vi ion tian rimarkis?

HILDE
Ho jes. Ne estas malfacile, — kiam oni uzas siajn okulojn.

LYNGSTRAND
Sed fraŭlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas.

HILDE
Ne. Ĉar ŝi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj ŝi ankaŭ kredas, ke li baldaŭ fariĝos kalva.

LYNGSTRAND
Nu, ne estas sole pro tio. Ŝi tamen ne volus akcepti lin.

HILDE
Kiel vi povas tion scii?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar estas aliulo, al kiu ŝi promesis pensi.

HILDE
Nur pensi?

LYNGSTRAND
Dum li estas for, jes.

HILDE
Ho, do eble estas vi mem, pri kiu ŝi pensadu!

LYNGSTRAND
Povus esti.

HILDE
Ĉu ŝi promesis al vi?

LYNGSTRAND
Jes, imagu, — ŝi promesis! Sed vi ne devas diri al ŝi, ke vi scias.

HILDE
Ho, Dio gardu mian buŝon. Mi estos muta kiel la tombo.

LYNGSTRAND
Mi trovas, ke estas vere afable de ŝi.

HILDE
Kaj kiam vi revenos hejmen, — ĉu vi volas fianĉinigi ŝin? Kaj poste vin edzigi al ŝi?

LYNGSTRAND
Ne, tio ne bone konvenus. Ĉar mi ja ne kuraĝas pensi pri tiaĵo la unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, ŝi estos ja tro maljuna por mi, mi pensas.

HILDE
Sed vi tamen volas, ke ŝi restadas ĉi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND
Jes, ĉar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj ŝi povas ja facile tion fari, ŝi, kiu mem ne havas veran vivotaskon. — Sed ĝentila de ŝi tio ja tamen estas.

HILDE
Ĉu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artaĵo, kiam vi scias, ke Bolette sidas ĉi tie pensante pri vi?

LYNGSTRAND
Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta virino, kiu revadas pri mi —. Mi pensas, ke devas esti io — io —. Jes, mi ne vere scias kiel nomi ĝin.

HILDE
Vi eble pensas — ekscita?

LYNGSTRAND
Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi serĉis. Aŭ io tia. (rigardas ŝin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, fraŭlino Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi havos proksimume la saman aĝon kiel via fratino nun. Eble vi tiam ankaŭ aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos la saman animon, kian ŝi nun havas. Ke vi tiam estos fariĝinta kvazaŭ ŝi kaj vi mem — en unu staturo por tiel paroli.

HILDE
Ĉu vi tion dezirus?

LYNGSTRAND
Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun — dum tiu ĉi somero — mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Ĝuste tia kia vi estas.

HILDE
Vi ŝatas min pli bone tia, ĉu?

LYNGSTRAND
Jes, mi tre ŝatas vin tia.

HILDE
Hm, — diru, vi kiu estas artisto, — ĉu vi ŝatas, ke mi ĉiam iras hele somervestita?

LYNGSTRAND
Jes, tion mi vere ŝatas.

HILDE
Ĉu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi?

LYNGSTRAND
Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laŭ mia gusto.

HILDE
Sed diru, — vi, kiu estas artisto, — kiel laŭ vi mi aperus en nigra koloro?

LYNGSTRAND
En nigra, fraŭlino Hilde?

HILDE
Jes, tute en nigra. Ĉu vi trovas, ke mi aperus bela en ĝi?

LYNGSTRAND
Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaŭ en nigra. Ĝuste vi kun via aspekto.

HILDE
(rigardas antaŭen) En nigra ĝis la kolo. — Nigra punta kolumo. — Nigraj gantoj. — Kaj longa nigra ŝalo malantaŭen.

LYNGSTRAND
Se vi tiel vestus vin, fraŭlino Hilde, mi dezirus esti pentristo — kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon.

HILDE
Aŭ junan, funebrantan fianĉinon.

LYNGSTRAND
Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin tiel?

HILDE
Mi ne scias. Sed ŝajnas al mi ekscite.

LYNGSTRAND
Ekscite?

HILDE
Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu jen!

LYNGSTRAND
(rigardas tien) La granda angla vaporŝipo! Kaj tute ĉe la kajo!

(Wangel kaj Ellida venas antaŭen apud la lageto.)

WANGEL
Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, — vi miskomprenas! (vidas la aliajn) Nu, vi du estas ĉi tie? Ĉu ne, sinjoro Lyngstrand, — ĝi ankoraŭ ne estas en vido?

LYNGSTRAND
La granda anglo?

WANGEL
Jes!

LYNGSTRAND
(montras) Jen ĝi kuŝas, sinjoro doktoro.

ELLIDA
Ah —! Mi ja sciis.

WANGEL
Jam venis!

LYNGSTRAND
Kvazaŭ ŝtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue.

WANGEL
Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidiĝu! Ŝi certe volas aŭskulti la muzikon.

LYNGSTRAND
Jes, ni ĵus estis irontaj, sinjoro doktoro.

WANGEL
Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos.

HILDE
(flustras al Lyngstrand) Ankaŭ tiuj du iras duope.

(Ŝi kaj Lyngstrand iras tra la ĝardeno maldekstren. La kornmuziko aŭdiĝas fore ĉe la fjordo dum tio kio sekvas.)

ELLIDA
Jam venis! Li estas ĉi tie! Jes, jes, — mi sentas.

WANGEL
Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola.

ELLIDA
Ho, — ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, — ĉu vi vidas lin, Wangel!

(La fremdulo venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.)

LA FREMDULO
(salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida.

ELLIDA
Jes, jes, jes, — la horo venis.

LA FREMDULO
Vi estas preta por forvojaĝi, ĉu? Aŭ ĉu ne?

WANGEL
Vi ja mem vidas, ke ŝi ne estas.

LA FREMDULO
Mi ne demandas pri vojaĝvestoj aŭ aliaj tiaĵoj. Eĉ ne plenaj valizoj. Ĉio kion ŝi bezonos por la vojaĝo, mi havas surŝipe. Ankaŭ por kabino mi zorgis. (al Ellida) Mi do demandas vin, ĉu vi estas preta min akompani, — en libereco min akompani?

ELLIDA
(petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel!

(Ŝipfajfilo aŭdiĝas en la foro.)

LA FREMDULO
Nun fajfas la unuan fojon surŝipe. Vi nun devas diri jes aŭ ne.

ELLIDA
(tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu reŝanĝi!

LA FREMDULO
Neniam! Post duona horo estos tro malfrue.

ELLIDA
(rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min al vi?

LA FREMDULO
Ĉu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia?

ELLIDA
Pro tiu promeso, ĉu?

LA FREMDULO
La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo ĉar mi tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian povas.

ELLIDA
(malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue?

WANGEL
Ellida!

ELLIDA
(ekkrias) Ho, — tio kio tiras kaj tentas kaj logas — enen en la nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola!

(La fremdulo transgrimpas la barelon.)

ELLIDA
(kaŝas sin malantaŭ Wangel) Kio estas? Kion vi volas?

LA FREMDULO
Mi vidas — kaj mi aŭdas, Ellida, — ke fine vi tamen min elektas.

WANGEL
(paŝas kontraŭ lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti por ŝi kaj havas ŝin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros vin de ĉi tie, — el la lando, — kaj neniam revenos, — ĉu vi tiam scias al kio vi riskigos vin?

ELLIDA
Ne, ne, Wangel! Ne tion!

LA FREMDULO
Kion vi volas fari al mi?

WANGEL
Mi volas enkarcerigi vin — kiel krimulon! Tuj! Jam antaŭ ol vi surŝipiĝos! Ĉar mi scias pri la murdo en Skjoldvik.

ELLIDA
Ho, Wangel, — kiel povas vi —!

LA FREMDULO
Al tio mi estas preta. Kaj tial — (tiras revolveron el la brustpoŝo) — tial mi ankaŭ provizis min per tiu ĉi.

ELLIDA
(ĵetas sin antaŭ Wangel) Ne, ne, — ne mortigu lin! Prefere min!

LA FREMDULO
Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu ĉi estas por propra uzo. Ĉar mi volas vivi kaj morti kiel libera homo.

ELLIDA
(en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, — diri, kaj li aŭskultu! Vi ja povas reteni min ĉi tie! Por tio vi havas potencon kaj rimedojn! Kaj vi ankaŭ faros! Sed mian animon, — ĉiujn miajn pensojn, — mian logantan sopiron kaj mian avidon, — tiujn vi ne povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi — elen en la nekonatecon, — por kio mi estas kreita — kaj kiun vi fermis por mi!

WANGEL
(en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Paŝon post paŝo vi glitas for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima — kaj pri la neatingebla, — ĝi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron.

ELLIDA
Ho jes, jes, — mi sentas — kvazaŭ nigraj sensonaj flugiloj super mi!

WANGEL
Al tio ĝi ne venu. Ne troviĝas alia savo por vi. Almenaŭ mi neniun alian vidas. Tial — tial mi lasas — la negocon nun tuj refariĝi. — Nun vi povas elekti vian vojon — en plena — plena libereco.

ELLIDA
(momenton fiksrigardas lin kvazaŭ muta) Ĉu vero, — vero, — kion vi diras! Ĉu tiel vi pensas — el via plej interna koro!

WANGEL
Jes, — el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas.

ELLIDA
Kaj ĉu vi povas? Ĉu vi povas permesi ke tio okazu!

WANGEL
Jes, mi povas. Mi povas — ĉar mi amas vin tiel arde.

ELLIDA
(mallaŭte kaj treme) Tiel proksime — tiel intime — mi do ligiĝis al vi!

WANGEL
Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo.

ELLIDA
(kunfrapas la manojn) Kaj mi, — kiu tion ne perceptis!

WANGEL
Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, — nun vi estas komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via ĝusta vivo povas — remetiĝi sur — sur sian ĝustan spuron. Ĉar nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida.

ELLIDA
(kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antaŭen al Wangel) Libere kaj — sub respondeco! Ankaŭ sub respondeco? — Estas transformo en tio ĉi!

(La ŝipfajfilo denove aŭdiĝas.)

LA FREMDULO
Ĉu vi aŭdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do!

ELLIDA
(turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta voĉo:) Neniam mi sekvos vin post tio ĉi!

LA FREMDULO
Vi ne sekvos!

ELLIDA
(kroĉas sin al Wangel) Ho, — neniam mi forlasos vin post tio ĉi!

WANGEL
Ellida, — Ellida!

LA FREMDULO
Do finite?

ELLIDA
Jes! Finite por ĉiam!

LA FREMDULO
Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo.

ELLIDA
Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, — kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj vi min ne plu logas.

LA FREMDULO
Adiaŭ, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne estas pli ol — trapasinta ŝippereo en mia vivo.

(Li eliras maldekstren.)

WANGEL
(rigardas ŝin dum momento) Ellida, — via animo estas kiel la maro. Ĝi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kaŭzis la transformon?

ELLIDA
Ho, ĉu vi ne komprenas, ke la transformo venis, — ke la transformo devis veni — kiam mi povis elekti en libereco.

WANGEL
Kaj la nekonateco, — ĝi ne logas vin pli?

ELLIDA
Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en ĝin, — iri en ĝin, — se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaŭ povis rezigni.

WANGEL
Mi komencas kompreni vin — iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en bildoj — kaj en videblaj aperaĵoj. Via sopiro kaj aspiro al la maro, la logo al li, — al tiu fremda viro, — estis esprimo de vekiĝanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia.

ELLIDA
Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por mi. Vi trovis, — kaj vi kuraĝis uzi la ĝustan rimedon — la solan, kiu povis helpi min.

WANGEL
Jes, — en la ekstrema peno kaj danĝero ni kuracistoj kuraĝas multe. — Sed nun vi do revenos al mi, Ellida?

ELLIDA
Jes, kara, fidela Wangel, — nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar nun mi venos al vi en libereco, — libervole, kaj sub respondeco.

WANGEL
(rigardas ŝin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos vivi tute unu por la alia —

ELLIDA
— kaj kun kunaj memoroj. Viaj — kiel ankaŭ miaj.

WANGEL
Jes, ĉu ne, vi kara!

ELLIDA
— kaj por niaj du infanoj, Wangel!

WANGEL
Niaj vi nomas ilin!

ELLIDA
Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.

WANGEL
Niaj —! (kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn) Ho, — senfinan dankon pro tiu vorto!

(Hilde, Ballested, Lyngstrand, Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre en la ĝardenon.)

(Samtempe multaj el la junuloj de la urbo kaj somergastoj ekstere sur la vojeto.)

HILDE
(duonlaŭte al Lyngstrand) Jen vidu — kiel novgefianĉiĝinte ŝi kaj patro aspektas!

BALLESTED
(kiu aŭdis ŝian eldiron) Estas somera tempo, fraŭlineto.

ARNHOLM
(rigardas al Wangel kaj Ellida) Nun la anglo forvojaĝas.

BOLETTE
(iras al la barilo) De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin.

LYNGSTRAND
La lasta vojaĝo ĉi-jare.

BALLESTED
Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas.

WANGEL
Ne, — ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis.

ARNHOLM
(rigardas ilin alterne) Ah, — vere!

BOLETTE
(venas antaŭen) Patro, — ĉu estas vero!

HILDE
(proksimiĝas al Ellida) Ĉu vi tamen restos ĉe ni!

ELLIDA
Jes, kara Hilde, — se vi volas havi min.

HILDE
(luktante inter ploro kaj ĝojo) Ho! — imagu — ĉu mi volas —!

ARNHOLM
(al Ellida) Sed tio ĉi estas ja vera surprizo —!

ELLIDA
(ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm —. Ĉu vi memoras, — ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, — oni ne facile trovos la vojon reen — al la maro. Kaj ankaŭ ne al la mara vivo.

BALLESTED
Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino!

ELLIDA
Proksimume, jes.

BALLESTED
Nur kun tiu diferenco ke la marvirino — ŝi mortos. La homoj, kontraŭe, — ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, — mi certigas al vi, sinjorino Wangel, — ili povas sin a-kli-matizi!

ELLIDA
Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.

WANGEL
Kaj sub respondeco, kara Ellida.

ELLIDA
(rapide, etendas al li la manon) Ĝuste tiel estas.

(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko aŭdiĝas pli proksime sur la tero.)

 
 
 
 
 
 
End of the Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen 
 
*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** 
 
***** This file should be named 19182-h.htm or 19182-h.zip ***** 
This and all associated files of various formats will be found in: 
        http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19182/ 
 
Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly 
 
Updated editions will replace the previous one--the old editions 
will be renamed. 
 
Creating the works from public domain print editions means that no 
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation 
(and you!) can copy and distribute it in the United States without 
permission and without paying copyright royalties.  Special rules, 
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to 
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to 
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project 
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you 
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you 
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the 
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose 
such as creation of derivative works, reports, performances and 
research.  They may be modified and printed and given away--you may do 
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is 
subject to the trademark license, especially commercial 
redistribution. 
 
 
 
*** START: FULL LICENSE *** 
 
THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE 
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK 
 
To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free 
distribution of electronic works, by using or distributing this work 
(or any other work associated in any way with the phrase "Project 
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project 
Gutenberg-tm License (available with this file or online at 
http://gutenberg.org/license). 
 
 
Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm 
electronic works 
 
1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm 
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to 
and accept all the terms of this license and intellectual property 
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all 
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy 
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. 
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project 
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the 
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or 
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 
 
1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be 
used on or associated in any way with an electronic work by people who 
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few 
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works 
even without complying with the full terms of this agreement.  See 
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project 
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement 
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic 
works.  See paragraph 1.E below. 
 
1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" 
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project 
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the 
collection are in the public domain in the United States.  If an 
individual work is in the public domain in the United States and you are 
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from 
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative 
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg 
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project 
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by 
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of 
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with 
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by 
keeping this work in the same format with its attached full Project 
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 
 
1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern 
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in 
a constant state of change.  If you are outside the United States, check 
the laws of your country in addition to the terms of this agreement 
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or 
creating derivative works based on this work or any other Project 
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning 
the copyright status of any work in any country outside the United 
States. 
 
1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 
 
1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate 
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently 
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the 
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project 
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, 
copied or distributed: 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived 
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is 
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied 
and distributed to anyone in the United States without paying any fees 
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work 
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the 
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the 
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 
1.E.9. 
 
1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted 
with the permission of the copyright holder, your use and distribution 
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional 
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked 
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the 
permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 
 
1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm 
License terms from this work, or any files containing a part of this 
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 
 
1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this 
electronic work, or any part of this electronic work, without 
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with 
active links or immediate access to the full terms of the Project 
Gutenberg-tm License. 
 
1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary, 
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any 
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or 
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than 
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version 
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), 
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a 
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon 
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other 
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm 
License as specified in paragraph 1.E.1. 
 
1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, 
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works 
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 
 
1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing 
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided 
that 
 
- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from 
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method 
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is 
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he 
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the 
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments 
     must be paid within 60 days following each date on which you 
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax 
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and 
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the 
     address specified in Section 4, "Information about donations to 
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." 
 
- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies 
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he 
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm 
     License.  You must require such a user to return or 
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium 
     and discontinue all use of and all access to other copies of 
     Project Gutenberg-tm works. 
 
- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any 
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the 
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days 
     of receipt of the work. 
 
- You comply with all other terms of this agreement for free 
     distribution of Project Gutenberg-tm works. 
 
1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm 
electronic work or group of works on different terms than are set 
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from 
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael 
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the 
Foundation as set forth in Section 3 below. 
 
1.F. 
 
1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable 
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread 
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm 
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic 
works, and the medium on which they may be stored, may contain 
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or 
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual 
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a 
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by 
your equipment. 
 
1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right 
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project 
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project 
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all 
liability to you for damages, costs and expenses, including legal 
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT 
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE 
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE 
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE 
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR 
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH 
DAMAGE. 
 
1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a 
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can 
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a 
written explanation to the person you received the work from.  If you 
received the work on a physical medium, you must return the medium with 
your written explanation.  The person or entity that provided you with 
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a 
refund.  If you received the work electronically, the person or entity 
providing it to you may choose to give you a second opportunity to 
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy 
is also defective, you may demand a refund in writing without further 
opportunities to fix the problem. 
 
1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth 
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER 
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO 
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 
 
1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied 
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. 
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the 
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be 
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by 
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any 
provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 
 
1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the 
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone 
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance 
with this agreement, and any volunteers associated with the production, 
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, 
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, 
that arise directly or indirectly from any of the following which you do 
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm 
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any 
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. 
 
 
Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm 
 
Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of 
electronic works in formats readable by the widest variety of computers 
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists 
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from 
people in all walks of life. 
 
Volunteers and financial support to provide volunteers with the 
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's 
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will 
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure 
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. 
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation 
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. 
 
 
Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive 
Foundation 
 
The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the 
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal 
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification 
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at 
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent 
permitted by U.S. federal laws and your state's laws. 
 
The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. 
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered 
throughout numerous locations.  Its business office is located at 
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email 
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact 
information can be found at the Foundation's web site and official 
page at http://pglaf.org 
 
For additional contact information: 
     Dr. Gregory B. Newby 
     Chief Executive and Director 
     gbnewby@pglaf.org 
 
 
Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation 
 
Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide 
spread public support and donations to carry out its mission of 
increasing the number of public domain and licensed works that can be 
freely distributed in machine readable form accessible by the widest 
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations 
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt 
status with the IRS. 
 
The Foundation is committed to complying with the laws regulating 
charities and charitable donations in all 50 states of the United 
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a 
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up 
with these requirements.  We do not solicit donations in locations 
where we have not received written confirmation of compliance.  To 
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any 
particular state visit http://pglaf.org 
 
While we cannot and do not solicit contributions from states where we 
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition 
against accepting unsolicited donations from donors in such states who 
approach us with offers to donate. 
 
International donations are gratefully accepted, but we cannot make 
any statements concerning tax treatment of donations received from 
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff. 
 
Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation 
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other 
ways including checks, online payments and credit card donations. 
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate 
 
 
Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic 
works. 
 
Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm 
concept of a library of electronic works that could be freely shared 
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project 
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. 
 
 
Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed 
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. 
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily 
keep eBooks in compliance with any particular paper edition. 
 
 
Most people start at our Web site which has the main PG search facility: 
 
     http://www.gutenberg.org 
 
This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, 
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary 
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to 
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.