The Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
 
Title: La Asocio de la Junuloj 
       Dramo en kvin aktoj 
 
Author: Henrik Ibsen 
 
Translator: Odd Tangerud 
 
Release Date: December 8, 2007 [EBook #23774] 
 
Language: Esperanto 
 
 
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ *** 
 
 
 
 
Produced by Andrew Sly 
 
 
 
 
 

HENRIK IBSEN

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

Dramo en kvin aktoj

(De unges Forbund)

(1869)

Tradukis:
Odd Tangerud
(1999)

Eldonejo: JEC Scandinavia a/s

Postboks 54
N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03
Fax. 32 85 5082

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

ROLOJ:

Å / å prononciĝas kiel longa o.

(La intrigo okazas ĉe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.)

UNUA AKTO

(17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la ĉefa domo. Muziko kaj danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantaŭe, pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaŭ la sama estas tablo kun benkoj. Transe ĉe la alia flanko antaŭe estas alia tablo, ornamita per floroj kaj kun apogseĝoj ĉirkaŭe.)

[1] La nacia tago de Norvegio.

(Granda popolamaso. Bienposedanto Lundestad, kun komitata banto en la butontruo, staras sur la pupitro. La ferfareja administranto Ringdal, ankaŭ kun komitata banto, staras apud la tablo maldekstre.)

BIENPOSEDANTO LUNDESTAD
— — kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel kiel ni prenis ĝin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi ĝin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo!

AŬSKULTANTOJ
Hura, hura, hura!

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(kiam Lundestad malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna Lundestad!

OPAJ VOĈOJ
Tŝ! Tŝ!

MULTAJ VOĈOJ
(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura!

(La aŭskultantoj disvastigas sin. Proprietulo Monsen, lia filo Bastian, advokato Stensgård kaj libropresisto Aslaksen premas sin antaŭen tra la amaso.)

MONSEN
Je mia savo li nun fariĝas antikva!

ASLAKSEN
Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho!

MONSEN
Tiun paroladon li nun estas farinta ĉiujn tiujn jarojn, kiujn mi memoras. Venu do jen —!

STENSGÅRD
Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por via filino.

MONSEN
Ho, Ragna certe retrovos nin.

BASTIAN
Al ŝi mankas nenio; kandidato Helle estas kun ŝi.

STENSGÅRD
Helle?

MONSEN
Jes, Helle. (puŝas lin amikece) Sed mi estas kun vi, vidu. Kaj ni ja ĉiuj estas. Venu do! Jen ni sidas ŝirmitaj kontraŭ ĉiu ajn; kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio — (dume li estas eksidinta ĉe la tablo maldekstre)

RINGDAL
(alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, — tiu tablo estas rezervita —

STENSGÅRD
Rezervita? Por kiu?

RINGDAL
Por la ĉambelano kaj la liaj.

STENSGÅRD
Ho ĉu, la ĉambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja ĉeestas.

RINGDAL
Ne, sed ni povas atendi ilin ĉiun momenton.

STENSGÅRD
Ke ili eksidu aliloke. (prenas seĝon)

LUNDESTAD
(metas manon sur la seĝon) Ne, la seĝo staru, kiel dirite.

MONSEN
(ekstaras) Venu, sinjoro Stensgård! Jen estas same bona loko. (iras transen dekstren) Servisto! Hm, eĉ ne servisto. Tion la festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj serĉu kvar botelojn da ĉampano. Postulu la plej multekostan. Diru ke Monsen pagos!

(Aslaksen iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.)

LUNDESTAD
(iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al Stensgård) Vi do ne prenu tion ĉi ĉagreniĝe —

MONSEN
Ne, ĉagreniĝe —! Je Dio! Fore de tio!

LUNDESTAD
(daŭre al Stensgård) Ĉar ja tute ne estas mi persone; estas la festenkomitato, kiu decidis —

MONSEN
Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei —

LUNDESTAD
(kiel antaŭe) Ni estas ja ĉi tie sur la tereno de la ĉambelano. Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la ĝardenon por ĉi tiu vespero; kaj tial ni opiniis —

STENSGÅRD
Ni sidas bonege ĉi tie, sinjoro Lundestad, — se ni nur povos sidi neĝenate, — mi aludas la popolamason.

LUNDESTAD
(amike) Nu ja; do ĉio estas ja bona. (iras al la fono)

ASLAKSEN
(el la tendo) Nun baldaŭ venos la servisto kun la vino. (eksidas)

MONSEN
Propra tablo; — sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj tio eĉ en la libertago! Jen provo pri la tuta aranĝo.

STENSGÅRD
Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, — kial vi akceptas tiaĵon?

MONSEN
Malnova heredita kutimaĉo, sciu.

ASLAKSEN
Vi estas novulo ĉi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensgård. Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam —

SERVISTO
(alportas ĉampanon) Ĉi tie mendiĝis, — ĉu?

ASLAKSEN
Jes certe. Jen; enverŝu!

SERVISTO
(verŝas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen?

MONSEN
Ĉio; estu tute trankvila. (La servisto foriras.)

MONSEN
(tostas kun Stensgård) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato! Ĝojigas min precipe konatiĝi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, ekloĝas ĉi tie. Ni multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj kunvenoj. Sinjoro advokato Stensgård, vi havas grandan paroltalenton, kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle okupiĝu en, — hm, — okupiĝu en —

ASLAKSEN
La lokaj rilatoj.

MONSEN
Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.)

STENSGÅRD
Pri vivo kaj vigleco ne mankos!

MONSEN
Brave! Aŭdu! Kroman glason por tiu promeso!

STENSGÅRD
Ne; haltu; mi jam antaŭe —

MONSEN
Ho, babilaĵo! Kroman glason, mi diras; — Estas promespokalo!

(Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo Bastian fidele plenigas la glasojn.)

MONSEN
Krome, — ĉar ni nun hazarde enpensiĝis pri tiaj aferoj —, mi devas diri, ke ne estas precipe la ĉambelano, kiu premas ĉion sub la jugo. Ne, tiu kiu staras malantaŭe kaj stiras la sledon, tiu estas maljuna Lundestad, vi sciu!

STENSGÅRD
Jes, tion mi aŭdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia liberulo —

MONSEN
Lundestad? Ĉu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi sin. Tial li ankaŭ akceptis la parlamentan seĝon herede post sia patro. Je Dio, ĉio ja iras herede ĉi tie.

STENSGÅRD
Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzaĵo.

ASLAKSEN
Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, — faru finon!

STENSGÅRD
Mi ja ne diras ke mi —

ASLAKSEN
Jes, ĝuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias.

MONSEN
Sed se io okazu, ĝi efektive okazu baldaŭ. La elekto de elektistoj okazos iun el ĉi tiuj tagoj.

STENSGÅRD
Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus sur vin?

MONSEN
Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti personajn konsiderojn.

STENSGÅRD
Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam havas, tion mi bone rimarkis.

MONSEN
Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro —

ASLAKSEN
Hm, hm; estas kaŝesploruloj vagantaj.

DANIEL HEJRE
(el la tendo; miopa; ĉirkaŭrigardas kaj venas pliproksimen) Ho, ĉu mi kuraĝus prunte peti liberan seĝon; mi volus eksidi jen, tie.

MONSEN
Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed ĉu vi ne povas sidi ĉe ĉi tiu tablo?

DANIEL HEJRE
Jen? Ĉe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! ĉampana vino, mi kredas.

MONSEN
Jes. Vi eble kuntrinkos glason?

DANIEL HEJRE
Ne, dankon! Tiu ĉampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, ĝi —; nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo — sed se mi nur havus glason.

MONSEN
Bastian, eniru serĉi unu.

BASTIAN
Ho, Aslaksen, eniru, kaj serĉu glason.

(Aslaksen iras en la tendon. Silento)

DANIEL HEJRE
La sinjoroj do ne ĝenas sin pro mi? Ne lasu min do ne —! Dankon, Aslaksen (salutas al Stensgård) Fremda vizaĝo. Nove veninta. Verŝajne advokato Stensgård, se mi ne eraras.

MONSEN
Tute ĝuste. (prezentante) Advokato Stensgård, sinjoro Daniel Hejre —

BASTIAN
Kapitalisto.

DANIEL HEJRE
Antaŭa, pli ĝuste dirite. Nun mi seniĝis je la tuto; kvitiĝis, oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu.

MONSEN
Trinku, trinku nun, dum ŝaŭmas.

DANIEL HEJRE
Sed friponaĵoj, komprenu; artifikoj kaj tiaĵoj, — nu sufiĉe dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos kvitiĝinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Ĉu vi ne trinku por tio? Ĉu?

STENSGÅRD
Ja, ĉu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas?

DANIEL HEJRE
He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata altedevena. Ne; tiu estas ĉambelano Bratsberg, — kara juna amiko!

STENSGÅRD
Ho ĉu? En komercaj aferoj la ĉambelano certe estas honesta homo.

DANIEL HEJRE
Ĉu tion vi diras, vi juna homo? Hm; sufiĉe dirite! (proksimigas sin) Antaŭ dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan kapitalon post mia patro. Vi certe aŭdis rakonti pri mia patro? Ĉu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis ŝipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis sufiĉe riĉa por tio; nu sufiĉe dirite; — tial oni nomis lin Or-Mads.

ASLAKSEN
Ĉu li ne ankaŭ orumis la kamentubojn?

DANIEL HEJRE
Ne, tio estas nur gazetmensogo; — cetere ĝi aperis longe antaŭ via tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankaŭ mi faris. Multekosta vojaĝo al Londono —; ĉu vi ne aŭdis paroli pri mia vojaĝo al Londono? Mi kvazaŭ kondukis kun mi kortegon; — ĉu vi vere ne aŭdis paroli pri tio? Ĉu? — Kaj kiom mi ja estas forĵetinta sur artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antaŭenpuŝinta junajn talentulojn?

ASLAKSEN
(ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj!

MONSEN
Nu? Ĉu vi volas forlasi nin?

ASLAKSEN
Jes, mi volas iom movi min. (foriras)

DANIEL HEJRE
(mallaŭte) Ankaŭ li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel ĉiuj la aliuloj; he-he! Ĉu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al studado?

STENSGÅRD
Vere? Ĉu Aslaksen studis?

DANIEL HEJRE
Kiel la juna Monsen; — neniam fariĝis al io; ankaŭ kiel — sufiĉe dirite: — kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholaĵoj —

MONSEN
Sed vi tute erarvojiĝis de tio, kion vi volis rakonti al Stensgård pri la ĉambelano.

DANIEL HEJRE
Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte, malsupreniĝis por la maljuna ĉambelano, — patro de la nuna, vi komprenas; ĉar ankaŭ li estis ĉambelano —

BASTIAN
Kompreneble; ĉio herediĝas ĉi tie.

DANIEL HEJRE
Inkluzive ĉiuj ĝentilaj ecoj. Sufiĉe dirite. La malaltigo de la mona valoro, — malprudentaĵoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li tiriĝis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el la bieno —

STENSGÅRD
Kaj via patro aĉetis?

DANIEL HEJRE
Kaj aĉetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredaĵon; mi faras milojn da plibonigaĵoj —

BASTIAN
Kompreneble.

DANIEL HEJRE
Toston! — Plibonigaĵojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la arbaroj; vico da jaroj pasas, — kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2] — mi aludas la nunan, — kaj igas la negocon refariĝi!

[2] Nomo uzata por ne devi uzi la ĝustan. Malestime.

STENSGÅRD
Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi.

DANIEL HEJRE
Ne tiel facile! Kelkaj formalaĵoj estis forgesitaj, li pretendis. Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu laŭe fariĝis daŭra. Kaj kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo?

MONSEN
Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe eĉ kun kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, eĉ miaj senkulpaj infanoj —

BASTIAN
(frapas la tablon) Uŝ, patro, — se mi havus certajn personojn ĉi tie!

STENSGÅRD
Viaj infanoj, vi diras?

MONSEN
Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Ĉu li ne estas bone edukita —?

DANIEL HEJRE
Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo; kaj fine en direkto de — ne, jeno estas vero, — civilinĝeniero, tio li do estas.

BASTIAN
Jes, tio mi estas, morto kaj plago!

MONSEN
Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungiĝis por la komunuma laboro? Kiu dungiĝis por la vojlaboroj ĉi tie — precipe la du lastajn jarojn? Por ili dungiĝis eksterlandanoj — aŭ almenaŭ fremduloj, — personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias!

DANIEL HEJRE
Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la ŝparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, — kion nia grandioza gastiganto laŭŝajne ne havas. Se temas pri posto de konfido en la komunumo — same! Neniam Monsen; ĉiam iu kiu ĝuas la fidon — de la potenculoj. Nu; commune suffragium, kiel vortumas la roma leĝaro; tio signifas, ke oni suferas ŝiprompon en la komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto!

MONSEN
Dankon! Sed por pasi al io alia, — kiel progresas nun viaj multaj procesoj?

DANIEL HEJRE
Ili daŭre estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je ĉi tiu momento. Ho, kiom da ĉikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu rilato! Venontan semajnon fariĝos necese por mi voki la tutan urban konsilantaron al la juĝa konsilantaro.

BASTIAN
Ĉu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la juĝa konsilantaro?

DANIEL HEJRE
Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis.

MONSEN
Ha-ha! Ĉu ne, nu?

DANIEL HEJRE
Mi havis leĝan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Grönsundon, kaj malfeliĉe estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la ponton; — pum; vi scias ke iris ad undas

BASTIAN
Nu, do ke la diablo —!

DANIEL HEJRE
Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj streĉas la arkon ĝis ĝi rompiĝas; la pontan arkon mi aludas; ĉio estas ja hereda —; sufiĉe dirite![3]

[3] En la norvega lingvo ĉi tiu esprimo signifas ankaŭ “stultulo”.

MONSEN
Ho-ho-ho! “Sufiĉedirite”, jes! Trinku nun vi, “Sufiĉedirite”! (al Stensgård) Vi aŭdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por esprimi sin kiel li ŝatas.

DANIEL HEJRE
Jes, la parollibereco estas ja la sola ŝtataneca rajto, kiun mi alte taksas.

STENSGÅRD
Nur domaĝo, ke tiu rajto estas limigita per la leĝoj.

DANIEL HEJRE
He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por insultproceso? Ĉu? Nepre ne akceptu toleraĵon, estimatulo! Mi estas maljuna praktikanto, mi!

STENSGÅRD
Koncerne insultoj?

DANIEL HEJRE
Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas ĉi tie sidinta parolante nekaŝeme pri viaj forestantaj amikoj.

STENSGÅRD
Forestantaj amikoj?

DANIEL HEJRE
La filo certe valoras la honoron; sufiĉe dirite! Tiel ankaŭ la filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis ĵeti makuleton sur la karakteron de la ĉambelano —

STENSGÅRD
Tiuj de la ĉambelano? Ĉu estas tiuj de la ĉambelano, kiujn vi nomas miajn amikojn?

DANIEL HEJRE
Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias.

BASTIAN
Vizitojn?

MONSEN
Ĉu kio?

DANIEL HEJRE
Aŭ, aŭ, aŭ! Jen mi eble malkaŝis ion, kio —

MONSEN
Ĉu vi faris vizitojn al la ĉambelano!

STENSGÅRD
Babilaĵo! Falsaĵoj!

DANIEL HEJRE
Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto? (al Monsen) Cetere ne prenu miajn vortojn tro laŭlitere. Kiam mi diras “vizito”, mi nur aludas tian formalan viziteton; — tamen en frako kaj flavaj gantoj; sed kio —!

STENSGÅRD
Kaj mi diras al vi, ke mi eĉ ne estas parolinta vivan vorton kun tiu familio!

DANIEL HEJRE
Ĉu eblas? Ĉu vi eĉ ne la duan fojon estis akceptata? Jes, ĉar la unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias.

STENSGÅRD
(al Monsen) Mi havis skribaĵon por transdoni de iu tria persono en Kristiania; tio estas la tuto.

DANIEL HEJRE
(ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiaĵo! Jen venas juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la provitan grandulon en lia domo; rifuĝas al li kiu havas la sian en sekureco, por peti, — nu sufiĉas! La grandulo ŝlosfrapas la pordon; oni ne estas hejme; — ne, oni neniam estas hejme, kiam pri io estas, — sufiĉas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej indigniga krudeco!

STENSGÅRD
Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kuŝi.

DANIEL HEJRE
Ne hejme! Li, kiu ĉiam diradas: “Mi estas ĉiam hejme por honestaj homoj!”

STENSGÅRD
Ĉu li tion diras?

DANIEL HEJRE
Ia diraĵo. Eĉ sinjoro Monsen neniam akceptiĝas. Sed mi ne komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; ĉar ĉu vi scias kion mi aŭdis hieraŭ?

STENSGÅRD
Mi ne volas scii, kion vi aŭdis hieraŭ.

DANIEL HEJRE
Fina punkto do. Cetere la diraĵo por mi ne estis eksterordinara; — nome en la buŝo de ĉambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li aldonus la vorton “radik-hakisto”.

STENSGÅRD
Radik-hakisto?

DANIEL HEJRE
Ĉar vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la ĉambelano nomis vin radik-hakisto kaj aventuristo.

STENSGÅRD
(eksaltas) Kion do?

DANIEL HEJRE
Radik-hakisto kaj aventuristo, — aŭ aventuristo kaj radik-hakisto, mi ne povas garantii por la vico de la vortoj.

STENSGÅRD
Kaj tion vi aŭdis?

DANIEL HEJRE
Mi? Se mi ĉeestus, sinjoro advokato Stensgård, ne mankus al vi la defendon, kiun vi meritas.

MONSEN
Jen vi vidas kio elvenas el —

STENSGÅRD
Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si —?

DANIEL HEJRE
Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas mian kolon. Eble nur ŝercema parolturniĝo. Morgaŭ vi povos postuli klarigon. Jes, ĉar vi ja certe invitiĝis al la festena tagmanĝo? Ĉu?

STENSGÅRD
Mi ne iros al iu tagmanĝo.

DANIEL HEJRE
Du vizitojn kaj tamen neniun inviton —!

STENSGÅRD
Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus?

MONSEN
Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej proksima. Venu, Bastian! (Monsen kaj Bastian foriras.)

STENSGÅRD
Kion tio signifus, sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE
Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, — Vi suferas? Vian manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu min, ankoraŭ atendas vin multaj amaraj travivaĵoj sur la areno de la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas bela; eĉ kortuŝa; sed, sed, — fidemo estas arĝento; monda sperto estas oro; — jen proverbo el mia propra elpensaĵo, vidu! Dio estu kun vi! (Daniel Hejre foriras.)

(Ĉambelano Bratsberg, lia filino kaj doktoro Fjeldbo venas de maldekstre.)

ANDERS LUNDESTAD
(ĉe la tribuno, signas por aŭskultado) Sinjoro administranto de la ferfarejo Ringdal havas la vorton.

STENSGÅRD
(vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton!

LUNDESTAD
Poste!

STENSGÅRD
Ne! — Nun! Tuj!

LUNDESTAD
Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton.

RINGDAL
(sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En ĉi tiu momento ni havas la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la malfermita mano, — li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin suprenrigardi al li kvazaŭ al patro; li, kiu ĉiam estas preta same al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu ajn honesta membro de nia komunumo; li, li —; nia estimata honora gasto ne ŝatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por ĉambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura!

LA AMASO
Hura! Hura! Hura!

(Entuziasma aplaŭdo; oni ĉirkaŭas la ĉambelanon, kiu dankas kaj premas la manojn de la plej proksimaj.)

STENSGÅRD
Ĉu mi nun rajtas paroli?

LUNDESTAD
Bonvolu. La tribuno staras je via servo.

STENSGÅRD
(eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon!

LA JUNULOJ
(amasiĝas ĉirkaŭ lin) Hura!

LA ĈAMBELANO
(al la doktoro) Kiu estas tiu neregula homo?

FJELDBO
Advokato Stensgård.

LA ĈAMBELANO
Nu, li!

STENSGÅRD
Aŭskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Aŭskultu min, vi, kiuj havas la ĝojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj koroj, eĉ se ĝi kuŝas ligita. Mi estas fremdulo inter vi —

ASLAKSEN
Ne!

STENSGÅRD
Dankon por tiu “ne”! Mi prenas ĝin kiel atesto de la sopiro kaj la bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas ĵurite, ke ĉi tie mi staras kun granda kaj freŝa koro por via lamento kaj ĝojo, por via sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam — tiam —!

ASLAKSEN
Vi havas, sinjoro advokato!

LUNDESTAD
Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton.

STENSGÅRD
Vi eĉ malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la liberecotago, knaboj!

LA JUNULOJ
Hura por la libereco!

STENSGÅRD
Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi aŭdis. Oni volas fari vin senvoĉaj! For tia perforta reĝimo! Mi ne volas stari ĉi tie parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune. Ni parolu sen ĉirkaŭfrazoj!

LA AMASO
(en kreskanta ĝojego) Hura!

STENSGÅRD
Ne plu tiuj sterilaj ĉerke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza rikoltaĵo ĝermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo! Ĝi estas ja la tempo de ĝermado; ĝi estas ja la juna ŝvelanta virginmonato de la jaro. Ĝis la unua de Junio estos ĝuste du monatoj de post kiam mi loĝiĝis ĉi tie inter vi. Kaj kiom do mi estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelaĵoj kaj de belaĵoj ĉi tie!

LA ĈAMBELANO
Pri kio estas li vere parolanta, doktoro?

FJELDBO
Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj.

STENSGÅRD
Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankaŭ vidis la degenerigantan animon, kiu kuŝas premegante super la talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn, varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, — sed ankaŭ tiujn, kiuj fermis la pordon al ili.

TORA
Ho, Dio!

LA ĈAMBELANO
Kion li aludas per tio?

STENSGÅRD
Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Troviĝas en la vetero, en la aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskuŝigas premegon kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun reaperanton!

LA AMASO
Hura! Hura por la 17-a de Majo!

TORA
Venu, patro —!

LA ĈAMBELANO
Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro?

FJELDBO
(rapide) Ho, estas pri — (flustras kelkajn vortojn)

LA ĈAMBELANO
Aha! Ĉu vere tiel?

TORA
(mallaŭte) Dankon!

STENSGÅRD
Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas kunteni, knaboj!

MULTAJ VOĈOJ
Jes! Jes!

STENSGÅRD
Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaŭ posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por ĉia energio, por ĉia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Aŭskultu min! Ni starigos asocion. La monsako ĉesis regi en la komunumo!

LA ĈAMBELANO
Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere —!

STENSGÅRD
Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito kaj malvenko al ĉiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antaŭen iros laŭ nia volo.

LA AMASO
Hura!

STENSGÅRD
Oni ĵetis al mi vizaĝen mokeman “brave” ĉi-vespere —

LA ĈAMBELANO
Ne!

STENSGÅRD
Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; ĉar estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do internen en la restoracion; — en tiu ĉi horo ni volas starigi nian asocion!

LA AMASO
Hura! Portu lin! Portu lin!

(Li suprenleviĝas sur kunplektitaj brakoj.)

VOĈOJ
Parolu! Pli! Pli!

STENSGÅRD
Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon — ĉi tie en la distrikto!

(Li portiĝas en la tendon dum entuziasma aplaŭdo.)

SINJORINO RUNDHOLMEN
(sekigas la okulojn) Ho, kia buŝo sidas sur tiu homo! Ĉu oni ne ŝatus kisi lin, sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE
Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, vi! Tion mi ja kredas.

DANIEL HEJRE
Ĉu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Uf, kiel aĉa vi estas!

(Ŝi iras en la tendon; ankaŭ Daniel Hejre.)

LA ĈAMBELANO
Reaperanto, — kaj drako, — kaj monsako! Estis terure krude. Sed certe konvene!

LUNDESTAD
(proksimiĝas) Mi tre bedaŭras, sinjoro ĉambelano —

LA ĈAMBELANO
Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaŭ. (turnas sin al Tora kaj al la doktoro) Sed je diablo; kontraŭ tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda.

FJELDBO
Ĉu?

TORA
Al la vizito vi aludas —?

LA ĈAMBELANO
Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel — io alia, kion mi ne memoras. Nu, feliĉe ke mi povos tion ripari.

TORA
Kiel —?

LA ĈAMBELANO
Venu, Tora; ni volas jam ĉi-vespere —

FJELDBO
Ho ne, sinjoro ĉambelano, ĉu tio do estas prudenta —?

TORA
(mallaŭte) Tŝ!

LA ĈAMBELANO
Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis ĝojigan tempeton. Tio estas pli ol vi pretigis por mi hodiaŭ.

FJELDBO
Mi, sinjoro ĉambelano?

LA ĈAMBELANO
Ho jes, jes jes; — kaj vi kaj aliuloj —

FJELDBO
Ĉu mi povus demandi, kion mi —?

LA ĈAMBELANO
Sinjoro farejkuracisto, — neniun altrudiĝemon. Mi neniam estas altrudiĝema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, — bonan nokton.

(La ĉambelano kaj Tora eliras maldekstre; Fjeldbo postrigardas ilin penseme.)

PRESISTO ASLAKSEN
(el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun okaziĝas, sinjoro doktoro!

FJELDBO
Kio okaziĝas?

ASLAKSEN
Li starigas la asocion. Ĝi estas preskaŭ starigita.

LUNDESTAD
(malrapide proksimiĝas) Ĉu multaj enskribiĝas?

ASLAKSEN
Ni havas nun ĉirkaŭ 37 krom vidvinoj kaj tiaĵoj. Inkon kaj plumon, mi diras! Neniu servisto ĉeestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras malantaŭ la tendon)

LUNDESTAD
Puh; tio ĉi estis varma tago.

FJELDBO
Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post ĉi tiu.

LUNDESTAD
Ĉu vi opinias ke la ĉambelano fariĝis tre kolera?

FJELDBO
Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio?

LUNDESTAD
Hm; mi diras nenion. Kion do diri?

FJELDBO
Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco ĉi tie en la distrikto.

LUNDESTAD
Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu Stensgård.

FJELDBO
Kaj viro kiu volas antaŭen.

LUNDESTAD
La junuloj ĉiam volas antaŭen. Ankaŭ mi volis antaŭen, kiam mi estis juna; nenio estas direnda kontraŭ tio. Sed ni povus eble iri internen —

DANIEL HEJRE
(el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, ĉu vi eniros por interpelacii? Ĉu? Fari oponon? He-he! Ĉar tiaokaze vi devas rapidiĝi.

LUNDESTAD
Ho, mi tamen certe venos sufiĉe frue.

DANIEL HEJRE
Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la tendo) Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas plenumita.

LUNDESTAD
Certe permesiĝas ke oni aŭskultu; mi tenas min silenta. (eniras)

DANIEL HEJRE
Jen ankaŭ unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun falontaj! Ĉi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas delikate, jeno!

FJELDBO
Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial ĝi vere interesas vin?

DANIEL HEJRE
Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro! Kiam mi ĝojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Ĉi tie kreiĝos vivo, enhavo, materio! Por mi persone — je Dio, por mi tio povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la imperiestro de Aŭstrujo kaj la reĝo de Francio: Por mi estas sensignife ĉu la porko manĝas la hundon aŭ ĉu la hundo manĝas la porkon. (eliras en la fono dekstre)

LA AMASO
(en la tendo) Advokato Stensgård vivu! Li vivu! Hura! Hura por la Asocio de la junuloj! Vinon! Punĉon! Hoj; hoj! Bieron! Hura!

BASTIAN MONSEN
(el la tendo) Dio benu vin kaj ĉiujn homojn! (kun plorsufokata voĉo) Ho, doktoro, mi sentas min fortega ĉi-vespere. Mi devas ion fari!

FJELDBO
Ne faru ceremoniojn. Sed kion volas vi fari?

BASTIAN MONSEN
Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por draŝi kelkajn el miaj amikoj. (elen malantaŭ la tendon)

(Stensgård venas el la tendo, sen ĉapelo kaj en forta ekscito.)

STENSGÅRD
Kara Fjeldbo, ĉu estas vi?

FJELDBO
Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita —?

STENSGÅRD
Kompreneble; sed —

FJELDBO
Kaj kio sekvu poste el tio ĉi? Kiuj postenoj de konfido en la komunumo? Estro en la banko? Aŭ eble —?

STENSGÅRD
Ho, ne parolu al mi pri tiaĵoj! Vi ankaŭ ne pensas tiel. Vi ne estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti.

FJELDBO
Jen io por aŭdi!

STENSGÅRD
Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antaŭe! Fariĝis dezerte inter ni. Estis tiom da malĝojigaĵoj ĉe vi, ŝercemo, moko, kiuj forpuŝis min. Ho, estis do maljuste de mi! (ĉirkaŭbrakas lin) Ho, vi eterna Dio, kiom feliĉa mi estas!

FJELDBO
Ankaŭ vi! Eĉ mi; eĉ mi!

STENSGÅRD
Jes, ĉu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta, amiko? Kion mi, sentaŭgulo, estas farinta, ke mi fariĝis tiel riĉigata?

FJELDBO
Jen mia mano! Ĉi-vespere mi, je mia savo, ŝatas vin!

STENSGÅRD
Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. — Ĉu ne estas nedirebla feliĉo tiel povante entuziasmigi ĉiujn, ĉiujn el la amaso? Ĉu oni ne fariĝu bona el dankemo? Kaj ĉu oni ne devas ami ĉiujn homojn? Ŝajnas al mi, ke mi povus premegi ĉiujn al mi, plori kaj pardonpeti por pardono, ĉar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili.

FJELDBO
(silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Eĉ ne rampulo, eĉ ne verda folio laŭ la vojo povus mi subtreti ĉi-vespere.

STENSGÅRD
Vi?

FJELDBO
Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi komprenas vin.

STENSGÅRD
Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la ĝojo sonas foren super la herbejoj. Tie malsupre estas silente. — Jes, tiu homo, kies vivo ne akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio.

FJELDBO
Jes, sed diru nun, — kio konstruiĝos poste — morgaŭ kaj ĉiujn labortagojn?

STENSGÅRD
Konstruiĝos? Unue temas pri malkonstruo. — Vi, Fjeldbo, mi iam sonĝis, — aŭ eble mi tion vidis; tamen ne, mi sonĝis; sed tiel vive; ŝajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta juĝo super la tero. Mi povis vidi ĝian tutan rondon. Neniu suno estis; nur flava ventega lumo. Ventegis; bloviĝis de okcidente kaj ĝi kunbalais ĉion; unue ĝi forventis velkiĝintan foliaron, poste homojn; — sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batiĝis dense ĉirkaŭ ili, tiel ke aspekte ili ŝvebis kvazaŭ sidantaj dum la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn ĉapelojn en vento; sed kiam ili proksimiĝis, ili estis imperiestroj kaj reĝoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion ili ĉiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj kaj regnaj globoj. Ho, preterbloviĝis centoj kaj centoj el ĉiaj specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj ĝemis kaj demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondiĝis: Voĉo parolis, kaj tiu sola voĉo tiel resonis, ke la ventego vekiĝis!

FJELDBO
Kiam vi sonĝis tion ĉi?

STENSGÅRD
Ho, iam, — mi ne memoras; antaŭ pluraj jaroj.

FJELDBO
Okazis ribelo ie en Eŭropo, kaj vi manĝis ion pezan por vespermanĝo kaj legis gazetojn poste.

STENSGÅRD
La sama glacia fluo, la sama kurento laŭ la dorso mi sentis ĉi-vespere. Jes, mi laboru kontentige. Mi estu la voĉo —

FJELDBO
Aŭskultu, kara Stensgård, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas esti la voĉo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu voĉo? Ĉi tie en la voktejo? Aŭ, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego vekiĝas? Nu ja, homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataŭ la fuĝantaj imperiestroj kaj reĝoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras sian parlamentan mandaton. Kio fariĝos do ĉio? Fariĝos kiel unue montriĝis en la sonĝo, — filistroj en vento.

STENSGÅRD
En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren ventego frapas.

FJELDBO
Babilaĵo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi, blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn armilojn ĝuste kontraŭ la honesteco kaj taŭgeco inter ni —

STENSGÅRD
Ne estas vero!

FJELDBO
Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis ĉi tien en la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio fariĝos via malsukceso. Ĉambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas fidi. Ĉu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes, ĉar —

STENSGÅRD
Mi toleras eĉ ne vorton pli! Eĉ ne solan vorton, kiu insultas miajn amikojn!

FJELDBO
Rigardu ĝisfunde en vi mem, Stensgård! Ĉu sinjoro Mons Monsen vere estas via amiko?

STENSGÅRD
Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi —

FJELDBO
Li vane malfermas sian domon por la honestuloj ĉi tie.

STENSGÅRD
Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli per komplezemo kaj rekono, kiu —

FJELDBO
Rekono; jes bedaŭrinde, — jen la kerna punkto.

STENSGÅRD
Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj aferoj.

FJELDBO
Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaŭ legas; li abonas la gazetojn kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la gazetoj.

STENSGÅRD
Aŭskultu, Fjeldbo, nun denove elmergiĝas la feĉo en vi. Ĉu vi neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial ĉiam supozi fiajn aŭ ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la kernan punkton. Ĉu vi konas Ragna?

FJELDBO
Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio.

STENSGÅRD
Jes, ŝi foje venas al la familio de la ĉambelano.

FJELDBO
En tuta silento. Ŝi kaj fraŭlino Bratsberg estas amikinoj ekde la tempo de konfirmacio.

STENSGÅRD
Kaj kion vi diras pri ŝi?

FJELDBO
Jes, post ĉio kion mi aŭdis, ŝi certe estas ege ŝatinda knabino.

STENSGÅRD
Ho, vi devus esti vidanta ŝin en la hejmo. Ŝi ne havas penson krom pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas ŝi ja fleginta sian patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn jarojn de sia vivo.

FJELDBO
Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi, kara amiko, ĉu mi kredus, ke —?

STENSGÅRD
Jes, Fjeldbo, mi vere amas ŝin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide post —. Jes, vi ja scias, ke mi estis fianĉiĝinta en Kristianio?

FJELDBO
Jes, oni rakontis tion.

STENSGÅRD
La tuta rilato estis seniluzio. Mi devis rompi; estis la plej bona por ambaŭ partoj. Kredu, mi sufiĉe suferis sub tiu afero; mi sentis min turmentata kaj premegata —. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster tio; tio estis ja mia kialo por forloĝiĝi.

FJELDBO
Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem?

STENSGÅRD
Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari.

FJELDBO
Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda feliĉo! Ho, mi povus tiom diri —

STENSGÅRD
Ĉu vi povus? Ĉu ŝi ion diris? Eble al fraŭlino Bratsberg?

FJELDBO
Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio ĉi, povas iradi ĉi tie diboĉante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilaĝara babilado povas penetri en animon, kiu —

STENSGÅRD
Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla maŝino. Almenaŭ mi ne. Krome, ĝuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al ŝi.

FJELDBO
Damnite banala vojo.

STENSGÅRD
Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antaŭen en la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankoraŭ staras ĉe la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi.

FJELDBO
Jes, sed ne estas ĝiaj saĝodentoj.

STENSGÅRD
Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan deziron. Vi vagadis pigre ĉiujn viajn tagojn, — jen kiel studento, jen antaŭ la ekzameno, jen eksterlande kaj nun ĉi tie —

FJELDBO
Nu jes, eble; sed tamen estis ĝuinde. Kaj ne sekvas iu laciĝo poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de la tablo post kiam —

STENSGÅRD
Kiun ajn aludon; sed tiun ĉi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras per tiaĵo. Vi forprenas de mi la spiritan leviĝon —

FJELDBO
Jes, sed sciu do; kiam la leviĝo estas tiel malfiksa —

STENSGÅRD
Ne faru, mi diras! Ĉu vi rajtas enrompi en mian feliĉon? Ĉu vi eble kredas, ke mi ne estas honesta?

FJELDBO
Ho jes, je la ĉielo, mi kredas!

STENSGÅRD
Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem? (bruo kaj kriado en la tendo) Aŭskultu, aŭskultu! Ili trinkas je mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, — je la eterna Dio, en ĝi estas vero!

(Fraŭlino Bratsberg, fraŭlino Monsen kaj kandidato Helle de maldekstre transpaŝas la ejon mezfone.)

KANDIDATO HELLE
(al fraŭlino Bratsberg) Jen vidu, fraŭlino; jen staras ja ĝuste advokato Stensgård.

TORA
Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton; bonan nokton!

HELLE kaj FRAŬLINO MONSEN
Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.)

TORA
(pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo, sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro.

STENSGÅRD
Por mi —?

TORA
Bonvolu; jen ĝi estas. (volas foriri)

FJELDBO
Ĉu vi permesas ke mi akompanu?

TORA
Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre)

STENSGÅRD
(legas pere de paperlanterno) Jen kio?

FJELDBO
Sed kara, — kion skribas la ĉambelano?

STENSGÅRD
(ekridas) Tion mi do ne atendis!

FJELDBO
Sed diru do —?

STENSGÅRD
Ĉambelano Bratsberg estas kompatinda ulo.

FJELDBO
Kaj tion vi kuraĝas —

STENSGÅRD
Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kaŝas la leteron) Lasu tion inter ni!

(La kunvenantoj elvenas de la tendo.)

PROPRIETULO MONSEN
Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensgård?

LA AMASO
Jen li staras! Hura!

LUNDESTAD
La sinjoro advokato forgesis sian ĉapelon. (donas ĝin al li)

PRESISTO ASLAKSEN
Bonvolu; jen punĉo! Tuta bovlo!

STENSGÅRD
Dankon; ne pli.

MONSEN
Kaj la membroj eble memoras, ke morgaŭ ni kunvenos en Storli ĉe mi por —

STENSGÅRD
Morgaŭ? Ne, ja ne estus morgaŭ —?

MONSEN
Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu —

STENSGÅRD
Ne, morgaŭ mi vere ne povas — Mi vidos postmorgaŭ aŭ la tagon sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaŭ, kaj hura por la estonteco!

LA AMASO
Hura! Ni akompanu lin hejmen!

STENSGÅRD
Dankon; dankon! Vi do ne devas —

ASLAKSEN
Ni ĉiuj akompanos vin.

STENSGÅRD
Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; ĉar vi ja ne akompanos?

FJELDBO
Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri ĉambelano Bratsberg —

STENSGÅRD
Tŝ, tŝ; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! — Nu ja, miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antaŭas.

MONSEN
Vian brakon, Stensgård.

BASTIAN
Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian!

LA AMASO
Kanton! Kanton! Muzikon!

(Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarŝas dekstren en la fono.)

FJELDBO
(al Lundestad kiu postrestas) Grandioza sekvantaro.

LUNDESTAD
Nu jes. Tamen ankaŭ elstara estro.

FJELDBO
Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD
Mi? Mi iros hejmen por kuŝigi min.

(Li salutas kaj foriras. Doktoro Fjeldbo postrestas sola.)

Kurteno

DUA AKTO

(Ĝardeno-ĉambro ĉe la ĉambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la manĝoĉambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la ĝardeno.)

(Presisto Aslaksen staras ĉe la enirpordo. Servistino estas enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.)

SERVISTINO
Jes, sed vi ja aŭdas, ke la gastoj ankoraŭ sidas ĉetable. Vi devas reveni poste.

ASLAKSEN
Ne. Ĉu mi do ne povas atendi?

SERVISTINO
Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi jen dume.

(Ŝi iras en la manĝoĉambron. Aslaksen eksidas ĉe la pordo. Paŭzo. Doktoro Fjeldbo envenas de la fono.)

FJELDBO
Nu, bonan tagon, Aslaksen; ĉu vi tie ĉi?

SERVISTINO
(revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas!

FJELDBO
Mi vokiĝis al malsanulo.

SERVISTINO
Kaj la ĉambelano kaj la fraŭlino postdemandis vin.

FJELDBO
Ĉu ili faris?

SERVISTINO
Jes, la doktoro absolute envenu. Aŭ ĉu mi eble sciigu ke —

FJELDBO
Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da manĝaĵo poste; nun mi dume atendas ĉi tie.

SERVISTINO
Jes, ili certe baldaŭ estos finintaj. (Ŝi eliras en la fono.)

ASLAKSEN
(iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, — kun kukoj kaj bona vino kaj ĉiaj bonaĵoj?

FJELDBO
Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonaĵoj ĉi tie en la regiono.

ASLAKSEN
Pri tio mi ne povas samopinii.

FJELDBO
Hm. Sed diru, — ĉu vi iun atendas?

ASLAKSEN
Mi iun atendas, jes!

FJELDBO
Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino —?

ASLAKSEN
Kuŝas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmiĝas.

FJELDBO
Kaj la dua plej aĝa?

ASLAKSEN
Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por ni; — kion diable utilas paroli pri tiaĵo!

FJELDBO
Ke mi rigardu vin, Aslaksen!

ASLAKSEN
Nu; kion vi volas vidi?

FJELDBO
Hodiaŭ vi trinkis.

ASLAKSEN
Mi ankaŭ faris hieraŭ.

FJELDBO
Hieraŭ; jes, nu lasu tion; sed hodiaŭ kaj —

ASLAKSEN
Sed tiuj tie interne? Ŝajnas al mi, ke ankaŭ ili trinkas.

FJELDBO
Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondiĉoj tamen estas malsamaj en nia mondo.

ASLAKSEN
Mi ne elektis miajn kondiĉojn.

FJELDBO
Ne, Dio elektis por vi.

ASLAKSEN
Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj ĉambelano Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis reiri al la presejo.

FJELDBO
Nun vi parolas kontraŭ propra scio. Ĉambelano Bratsberg neniam ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem.

ASLAKSEN
Nu do! Sed kiel kuraĝis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel respondecis por mi? Dio ankaŭ kulpas, kompreneble. Kial li donus al mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilaĉulo —

FJELDBO
Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi en la plej bona intenco.

ASLAKSEN
Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. — Tie ene, kie ili nun sidas tostante kaj je-la-via-saniĝante, tie ankaŭ mi sidis; estis kiel unu el ili; estis bele vestita —! Tio do estus io por mi; por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en ĉio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; — la tuta gloro litermiksiĝis, kiel ni diras en la presejo.

FJELDBO
Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno vian metion.

ASLAKSEN
Jeno estas bona babilado. Post tiaĵo la rango ne plu estas ies rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur glaci-glitaĵon, — kaj aldone mi devas aŭdi mokvortojn ĉar mi stumblas.

FJELDBO
Nu; mi efektive ne volas severe riproĉi vin —

ASLAKSEN
Ja, tiel vi ja faras ĝuste. — Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre kaj la providenco kaj la ĉambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj — kaj ankaŭ mi mem! Mi foje intencis klarigi ĉion tion, kaj verki libron pri ĝi; sed ĉio estas tiel damnite kompleksa ke — (ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la tablo.

(La festenantoj, sinjorinoj kaj sinjoroj, dum gaja interparolo iras el la manĝosalono elen en la ĝardenon. Inter la gastoj estas advokato Stensgård kun Tora ĉe la maldekstra kaj Selma ĉe la dekstra brako. Doktoro Fjeldbo kaj presisto Aslaksen staras supre apud la pordo en la fono.)

STENSGÅRD
Jes, mi ja estas fremdulo ĉi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi ilin konduku.

SELMA
Elen en la libero; vi devas vidi la ĝardenon.

STENSGÅRD
Ho jes, estus ĝuinde! (eliras tra la antaŭa vitra pordo dekstre)

FJELDBO
Sed je Dio, tie estas ja Stensgård!

ASLAKSEN
Jes, estas li, kiun mi serĉas. Mi sufiĉe longe postkuris lin; feliĉe mi do renkontis Daniel Hejre —

(Daniel Hejre kaj Erik Bratsberg venas de la manĝosalono.)

DANIEL HEJRE
He-he; je mia savo la ŝereo estis bonega! Mi ne gustumis similaĵon post kiam mi estis en Londono.

ERIK BRATSBERG
Jes, ĉu ne? Ĝi povas tute vivigi homon!

DANIEL HEJRE
Aĥ, aĥ; estas vera ĝojego vidi sian monon tiel bone elspezita.

ERIK BRATSBERG
Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do!

(Ili eliras en la ĝardenon.)

FJELDBO
Vi parolos kun Stensgård, vi diras?

ASLAKSEN
Mi faros.

FJELDBO
Pri komercaĵoj?

ASLAKSEN
Kompreneble; la festoraporto en la gazeto —

FJELDBO
Jes, sciu, — tial vi devas dume atendi tie ekstere —

ASLAKSEN
En la koridoro?

FJELDBO
En la antaŭĉambro, jes! Ĉi tie estas nek tempo nek loko —; mi atentos kiam Stensgård momenton estas sola; aŭdu —!

ASLAKSEN
Ho jes; mi atendas ĝis mia tempo venos. (eliras en la fono)

(Ĉambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja administranto Ringdal kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la manĝosalono.)

ĈAMBELANO
(en konversacio; al Lundestad) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri tio mi povas certigi al vi.

LUNDESTAD
Nu jes; ĉar la ĉambelano estas kontenta; tial ankaŭ mi povas tia esti.

ĈAMBELANO
Tion ankaŭ mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj verŝajne kun malplena stomako?

FJELDBO
Ne gravas, sinjoro ĉambelano; ĉi tie ne estas longa distanco al la manĝaĵejo; — mi rigardas min duone kvazaŭ hejmano en la domo.

ĈAMBELANO
Jen, jen; ĉu tiel? Tion vi do ne devus fari antaŭtempe.

FJELDBO
Kiel? Vi do ne ofendiĝas? Vi ja mem permesis al mi —

ĈAMBELANO
Kion mi permesis al vi, estas permesita. — Nu, nu; konsideru vin hejmano, kaj vidu ĉu vi trovos la vojon al la manĝaĵejo. (frapetas lin sur la ŝultron kaj turnas sin al Lundestad) Jen jen estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj — kaj tio alia, kion mi ne memoras.

FJELDBO
Sed sinjoro ĉambelano!

LUNDESTAD
Ne, mi asertas —

ĈAMBELANO
Neniuj disputoj post la manĝo; ne estas komforte. Nun baldaŭ ni ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la ĝardenon.)

LUNDESTAD
(al Fjeldbo) Ĉu aŭdiĝus kiel strange ke la ĉambelano kondutas hodiaŭ?

FJELDBO
Tion mi rimarkis jam hieraŭ vespere.

LUNDESTAD
Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron Stensgård aventuristo aŭ io tia!

FJELDBO
Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre)

LUNDESTAD
(al Ringdal, kiu pretigas ludtablon) Kiel klariĝas tio, ke advokato Stensgård venas ĉi tien?

RINGDAL
Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo.

LUNDESTAD
Do poste? Post la superŝutado, kiun la ĉambelano ricevis hieraŭ —?

RINGDAL
Jes, ĉu vi komprenas tiaĵon?

LUNDESTAD
Kompreni tion? Ho jes, ho jes.

RINGDAL
(pli mallaŭte) Ĉu vi opinias, ke la ĉambelano timas lin?

LUNDESTAD
Mi opinias, ke li estas singardema, — mi opinias.

(Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la ĝardenon; samtempe Selma kaj Stensgård aperas en la antaŭa ĝardena pordo.)

SELMA
Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidiĝas kaj la preĝeja turo kaj tuta la supra parto de la urbo.

STENSGÅRD
Jes, vere; tion mi ne estus kredanta.

SELMA
Ĉu ne ŝajnas al vi ke la vidaĵo de ĉi tie estas rava?

STENSGÅRD
Ĉio estas rava ĉi tie; la ĝardeno, elvidaĵo kaj la sunlumo kaj la homoj! Ho bona Dio, kiel ĉio estas rava! Kaj ĉi tie vi loĝas la tutan someron?

SELMA
Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon ene en la urbo, multe pli bela ol ĉi tie; jes, vi certe vidos ĝin.

STENSGÅRD
Kaj via familio eble ankaŭ loĝas en la urbo?

SELMA
Familio? Kiu tiu familio estus?

STENSGÅRD
Nu, mi ne sciis —

SELMA
Ni fabelprincinoj ne havas familiojn.

STENSGÅRD
Fabelprincinoj?

SELMA
El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon —

STENSGÅRD
Sorĉistinon, nu! Kaj vi do estas princino?

SELMA
De ĉiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas ĵaŭd-nokte. Doktoro Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed — do nun vi aŭskultu —

ERIK BRATSBERG
(de la ĝardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton!

SELMA
Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensgård pri la paso de sia vivo.

ERIK BRATSBERG
Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdaŭro de la sinjorino?

SELMA
Princo, kompreneble. (al Stensgård) Vi scias, ke ĉiam venas princo, kiu liberigas la princinon de la sorĉaĵo, kaj jen ĉio estas ege bona, kaj estas ĝojo kaj gratulado en la mondo, kaj — finite pri la fabelo.

STENSGÅRD
Ho; jeno estis tro mallonga.

SELMA
Jes, eble, — iamaniere.

ERIK BRATSBERG
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Sed el tiu fabelo ŝpiniĝis iu nova, kaj en ĝi la princino fariĝis reĝino!

SELMA
Samkondiĉe kiel la veraj princinoj, ĉu?

ERIK BRATSBERG
Kiaj kondiĉoj?

SELMA
Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno.

ERIK BRATSBERG
Cigaron, sinjoro Stensgård?

STENSGÅRD
Dankon; ne nun.

(Doktoro Fjeldbo kaj Tora venas el la ĝardeno.)

SELMA
(al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana?

TORA
Mi? Ne.

SELMA
Ho jes; vi certe estas; ŝajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas la doktoron la lastajn tagojn.

TORA
Ne, mi certigas vin —

SELMA
Babilaĵo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, ĉu vi ne opinias, ke tiu varmo mildiĝos?

FJELDBO
Ĉio havu sian tempon.

TORA
Frosto ja ne estas pli bona —

SELMA
Ne, sed la neŝanĝiĝanta meza varmo, — tiel diras ankaŭ mia edzo.

LA ĈAMBELANO
(venas de la ĝardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio ne estas tre bonkonduta al la gastoj.

TORA
Kara patro, nun mi tuj —

LA ĈAMBELANO
Aha, ĉu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensgård. Pri tio mi zorgu.

TORA
(mallaŭte al Fjeldbo) Restu!

(Ŝi iras en la ĝardenon.)

ERIK BRATSBERG
(proponas al Selma la brakon) Ĉu la sinjorino akceptas —?

SELMA
Venu! (ambaŭ elen dekstre)

LA ĈAMBELANO
(postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde.

FJELDBO
Estus ankaŭ pekinda penso.

LA ĈAMBELANO
Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsaĝuloj! (ekkrias) Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Serĉu ŝalon por ŝi; kaj ne lasu ŝin tiel ĉirkaŭkuri; ŝi malvarmumiĝas! Ja, ni homoj estas malsaĝaj, doktoro! Ĉu vi havas kuracilon kontraŭ tiaĵo?

FJELDBO
Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaŭ la orelo, kaj tiam oni kondutos pli saĝe alian fojon.

LA ĈAMBELANO
Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme ĉi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj.

FJELDBO
Nu bone; Stensgård, eble ni du —?

LA ĈAMBELANO
Ho ne, kara, — jen iras mia malnova amiko, Hejre —

FJELDBO
Jes, ankaŭ li konsideras sin kiel hejme ĉi tie.

LA ĈAMBELANO
Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes!

FJELDBO
Nu, ni du kuniĝu kaj provu nian plej bonan. (iras en la ĝardenon)

STENSGÅRD
Sinjoro ĉambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi surpriziĝis vidi lin ĉi tie.

LA ĈAMBELANO
Ĉu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de la juneco. Ni krome kuntuŝiĝis en multaj niaj vivrilatoj —

STENSGÅRD
Jes, pri tiuj kuntuŝiĝoj sinjoro Hejre nin distris hieraŭ vespere.

LA ĈAMBELANO
Hm!

STENSGÅRD
Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboliĝus, kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazaĵojn, kiuj —; entute, sidas malica buŝo sur li.

LA ĈAMBELANO
Mia kara juna amiko, — sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondiĉo ke nenio nekavalireca diriĝas pri personoj en mia socio.

STENSGÅRD
Mi petas pardonon —!

LA ĈAMBELANO
Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas ĉu vi lin ĝisfunde konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe ŝuldas.

STENSGÅRD
Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke —

LA ĈAMBELANO
Mi ŝuldas al li la plej bonan en nia familia feliĉo, sinjoro Stensgård! Mi ŝuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas. Daniel Hejre zorgis pri ŝi en ŝia infaneco: ŝi estis eta mirindaĵo; donis koncertojn jam je la aĝo de dek; jes, vi certe aŭdis ŝin menciata? Selma Sjøblom —?

STENSGÅRD
Sjøblom? Jes, ĝuste; ŝia patro estis svedo.

LA ĈAMBELANO
Muzikinstruisto, jes. Li venis ĉi tien antaŭ multaj jaroj. La ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaŭ ne favoras —; nu, sinjoro Hejre ĉiam estis talent-ĉasisto; li zorgis pri la infano, sendis ŝin al Berlino; kaj post la morto de ŝia patro, kaj la ŝanĝo en la ekonomia stato de Hejre, ŝi revenis al Kristiania, kie ŝi kompreneble akceptiĝis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu, fariĝis ebleco ke ŝi kaj mia filo renkontiĝus.

STENSGÅRD
Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo —

LA ĈAMBELANO
Tiel unu afero miksiĝas enen en aliaĵoj en la vivo. Iloj, tiaj ni ĉiuj estas; ankaŭ vi; tio signifas, malkonstruenda —

STENSGÅRD
Ho, sinjoro ĉambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema —

LA ĈAMBELANO
Hontema?

STENSGÅRD
Jes, estis ja ekstreme nekonvene —

LA ĈAMBELANO
Kontraŭ la formo estus eble io aŭ alia direnda, sed la intenco estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkaŝe kun mi, honeste kaj senceremonie. Vidu, ni ĉiuj deziras ja la plej bonan; estas ja mia devo —

STENSGÅRD
Kaj vi permesas, ke mi parolu malkaŝe kun vi?

LA ĈAMBELANO
Jes, Dio scias, ke mi faras. Ĉu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke la vivo ĉi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde? Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora reĝo Karlo Johano mi plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas kontraŭ mia naturo antaŭentrudi reformojn, aŭ persone miksiĝi en tiun ĉi publikan tumulton. Vi kontraŭe, sinjoro Stensgård, vi havas ĉiujn eblecojn; tial ni kuntenu.

STENSGÅRD
Dankon, sinjoro ĉambelano! Dankon, dankon!

(Ferfareja administranto Ringdal kaj Daniel Hejre venas de la ĝardeno.)

RINGDAL
Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno.

DANIEL HEJRE
Ĉu do? Estus strange! Ĉu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn?

LA ĈAMBELANO
Io nova, Hejre?

DANIEL HEJRE
Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la Storli-partio.

LA ĈAMBELANO
Ho, vi ŝercas!

DANIEL HEJRE
Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra buŝo. Bienposedanto Lundestad intencas kaŭze de malbonigita sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi pri la sekvo.

STENSGÅRD
Kaj tion vi havas el lia propra buŝo?

DANIEL HEJRE
Jes, efektive; li publikigis la gravan okazaĵon meze en aŭskultanta aro tie malsupre; he-he!

LA ĈAMBELANO
Sed, mia bona Ringdal, kiel tio ĉi klariĝas?

DANIEL HEJRE
Ho, tio ne estas malfacile diveninda.

LA ĈAMBELANO
Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto. Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro.

(Li kaj Ringdal iras en la ĝardenon.)

DOKTORO FJELDBO
(de la malantaŭa ĝardenpordo) Ĉu la ĉambelano eliris?

DANIEL HEJRE
Tŝ; la saĝuloj havos konsilion! Granda novaĵo, doktoro! Lundestad rezignos pri la seĝo en la parlamento.

FJELDBO
Ho, ne estas probable?

STENSGÅRD
Jes, ĉu vi komprenas?

DANIEL HEJRE
Ja, nun fariĝos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu komencis aktiviĝi, sinjoro Stensgård! Ĉu vi scias, kion vi devus nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste.

STENSGÅRD
Ĉu vi vere kredas, ke estas nia asocio —?

DANIEL HEJRE
Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la ĝojon sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! — mi volonte veturigus lin —; sufiĉe; he-he! (eliras en la ĝardenon)

STENSGÅRD
Sed diru al mi, Fjeldbo, — kiel vi komprenas tion ĉi?

FJELDBO
Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi venas ĉi tien?

STENSGÅRD
Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita.

FJELDBO
Jes, vi fariĝis hieraŭ vespere, mi aŭdas; — post via parolado —

STENSGÅRD
Nu jes?

FJELDBO
Sed ke vi akceptis tiun inviton —!

STENSGÅRD
Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn.

FJELDBO
Ĉu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis.

STENSGÅRD
Babilaĵo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn.

FJELDBO
Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la ĉambelano?

STENSGÅRD
Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio.

FJELDBO
Nome, ke la ĉambelano timas vin?

STENSGÅRD
Je Dio, li ne havu kaŭzon por tio! Li estas honestulo.

FJELDBO
Li estas.

STENSGÅRD
Kaj ĉu ne estas io kortuŝa en tio, ke la maljunulo rilatiĝas al la afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis fraŭlino Bratsberg, kiam ŝi alportis la leteron!

FJELDBO
Sed diru, — la sceno de hieraŭ do ne fariĝis priparolata ĉi tie?

STENSGÅRD
Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tuŝi tiaĵon. Sed mordiĝas mia konscienco; poste mi petos pardonon —

FJELDBO
Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la ĉambelanon —

STENSGÅRD
Nu ja; do miaj agoj parolu por mi.

FJELDBO
Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo?

STENSGÅRD
Mi okazigos repaciĝon; mi havas ja mian asocion; ĝi jam estas potenca, kiel vi vidas.

FJELDBO
Jes, sed unu afero dum mi memoras; — via amo al fraŭlino Monsen —; hieraŭ mi konsilis al vi fari ĝin serioza —

STENSGÅRD
Nu ja, ni ĉiam povas —

FJELDBO
Nun, aŭskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forĵetu tiun planon el la pensoj.

STENSGÅRD
Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en nekulturita familio, oni kvazaŭ edzigas sin al la tuta familio.

FJELDBO
Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj —

STENSGÅRD
Monsen estas nekulturita persono, tion mi nun vidas.

FJELDBO
Jes, li ja ne ĝuste estas bontona viro.

STENSGÅRD
Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de malbona tabako en ĉiuj ĉambroj —

FJELDBO
Sed, kara, — ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaŭ nun —?

STENSGÅRD
Estas la komparo, kiu tion kaŭzas. Mi venis en falsajn rilatojn ĉi tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aŭ por krudeco kaj stulteco.

FJELDBO
Sed por kio vi do uzu vian asocion?

STENSGÅRD
La asocio restos neŝanĝita; ĝi estas fondita sur sufiĉe vasta bazo; — nu, tio signifas, ke ĝi estas fondita por kontraŭbatali malbonan influon; — nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos.

FJELDBO
Sed ĉu vi opinias, ke la “junuloj” vidos la samon?

STENSGÅRD
Ili vidu. Mi do kuraĝas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia pli bona sperto.

FJELDBO
Sed se ili tamen ne volas?

STENSGÅRD
Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere, ĉu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj neniam atingi la celon?

FJELDBO
Kion vi pensas per celo?

STENSGÅRD
Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas ĉiujn miajn interesojn.

FJELDBO
For la ŝvebantaj parolturniĝoj! Kion vi pensas per celo?

STENSGÅRD
Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la tempo fariĝi parlamentano aŭ ministro, kaj feliĉe edziĝita en riĉan kaj respektatan familion.

FJELDBO
Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la ĉambelano —?

STENSGÅRD
Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; — ke tio restu! Ĝis tiam mi volas vivi kaj ĝui ĉi tie la belecon kaj la sunlumon —

FJELDBO
Ĉi tie?

STENSGÅRD
Jes, ĉi tie! Estas ĉi tie belaj moroj; ĉi tie estas gracio en la ekzisto; ĉi tie la planko estas metita kvazaŭ nur por esti tretata de lakŝuoj; ĉi tie la apogseĝoj estas profunde molaj, kaj la sinjorinoj sidas bele en ili; ĉi tie la konversacio fluas facile kaj elegante, kiel ĵetludo; ĉi tie neniu krudeco enrompiĝas farante la kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, — nur ĉi tie mi sentas kio estas nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Ĉu vi ne mem sentas, ke oni puriĝas ĉi tie? Ke la riĉeco ĉi tie estas el alia speco? Kiam mi pensas pri la riĉeco de Monsen, mi imagas ĝin kiel grandajn stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; — sed ĉi tie, jen ĝi estas metalo, brilanta arĝento! Kaj pri la homoj estas sammaniere. La ĉambelano, — kia bonega, estiminda maljuna multjarulo!

FJELDBO
Li estas.

STENSGÅRD
Kaj la filo, — kuraĝa, senceremonia, kapabla!

FJELDBO
Jes, certe.

STENSGÅRD
Kaj la bofilino, vi sciu! Ŝi estas perlo! — bona Dio, kia riĉa kaj karakterfrapanta naturo —

FJELDBO
Tion havas Tora — tion havas ankaŭ fraŭlino Bratsberg.

STENSGÅRD
Nu ja; sed vidu, ŝi tamen estas malpli eminenta.

FJELDBO
Ho, vi ne konas ŝin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj fidela ŝi estas.

STENSGÅRD
Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaŭ senkonsidera; kaj tiel aprobanta, tiel konkeranta —!

FJELDBO
Mi vere kredas, ke vi enamiĝis en ŝi.

STENSGÅRD
En edziniĝinta virino? Ĉu vi estas freneza, homo! Al kio tio kondukus! Ne, sed mi fariĝos enamiĝinta; tion mi bone sentas. Jes, ŝi efektive estas profunda, silenta kaj fidela!

FJELDBO
Kiu?

STENSGÅRD
Fraŭlino Bratsberg kompreneble.

FJELDBO
Ĉu kio? Vi do neniam pensas —?

STENSGÅRD
Jes, je Dio, mi pensas!

FJELDBO
Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas!

STENSGÅRD
Ho-ho! La volo estas universa potenco, ĝi! Ni vidos, tio eblos!

FJELDBO
Sed tio ĉi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraŭ estis pri fraŭlino Monsen —

STENSGÅRD
Jes, sed tio estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi —

FJELDBO
Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du.

STENSGÅRD
Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili?

FJELDBO
Mi? Ne, mi asertas al vi —

STENSGÅRD
Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas kontraŭstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi konas neniun indulgon.

FJELDBO
Gardu vin, ke mi ne diru la samon!

STENSGÅRD
Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de ĉambelano Bratsberg?

FJELDBO
Mi almenaŭ havas la rajton de amiko.

STENSGÅRD
Pa; per tia babilaĵo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, ĝin vi havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti ĉi tie la ĉioordiganto en la domo; tial mi teniĝus for.

FJELDBO
Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras ĉi tie sur subkava grundo.

STENSGÅRD
Ĉu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui kolonojn.

FJELDBO
Provu; sed mi aŭguras, ke ili falos dum stariĝo.

STENSGÅRD
Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumiĝis. Mi nun konas vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas ĉi tie.

FJELDBO
Mi ne estas!

STENSGÅRD
Vi estas! Vi ĉiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj. Ĉirkaŭrigardu ĉi tie, kaj vidu kiel ĉiuj rekonas min, kvankam mi estas fremdulo por ili. Vi, kontraŭe, vi kiu konas min, vi neniam rekonis min. Tio estas ĉefe la malindaĵo ĉe vi, ke vi neniam povas rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritaĵojn. Tiaĵo venĝas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, — tio en kio estas leviĝo kaj flugo, — fariĝas apatia, kaj jen oni staras taŭganta al nenio.

FJELDBO
Ĉu mi taŭgas al nenio!

STENSGÅRD
Ĉu vi iam taŭgis por rekoni min?

FJELDBO
Kion mi do rekonu?

STENSGÅRD
Mian volon, se nenion alian. Ĝi rekoniĝas de ĉiuj la aliaj; — de la ordinaraj homoj ĉe la festo hieraŭ, de ĉambelano Bratsberg kaj lia familio —

FJELDBO
De proprietulo Monsen kaj lia aro, de —; jen, morto kaj plago, atentu, — ekstere staras iu vin atendante —

STENSGÅRD
Kiu tiu estas?

FJELDBO
(iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj vokas) Aslaksen, envenu!

STENSGÅRD
Aslaksen?

ASLAKSEN
(venas) Nun do fine!

FJELDBO
Ĝis revido; mi ne ĝenu la amikojn. (eliras en la ĝardenon)

STENSGÅRD
Sed pro diablo, kion vi volas ĉi tie?

ASLAKSEN
Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraŭ doni raporton pri la fondigo de la asocio kaj —

STENSGÅRD
Ne eblas —; pri ĝi ni devas atendi ĝis alia fojo.

ASLAKSEN
Neeble, sinjoro Stensgård; la gazeto estos eldonata morgaŭ frue —

STENSGÅRD
Babilaĵo! Ĉio estu ŝanĝota. La afero estas nun en nova stadio; aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri ĉambelano Bratsberg, estu tute refarata, antaŭ ol ĝi estos uzebla.

ASLAKSEN
Ne, tio pri la ĉambelano estas jam presita.

STENSGÅRD
Nu, do eligu tion ree!

ASLAKSEN
Eligu tion?

STENSGÅRD
Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Ĉu vi eble kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio?

ASLAKSEN
Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi —

STENSGÅRD
Neniuj kontraŭdiraĵoj, Aslaksen; tiaĵojn mi efektive ne toleras!

ASLAKSEN
Sinjoro advokato Stensgård, ĉu vi scias, ke la eron de seka pano kiun mi havas, vi metas en la ludon? Ĉu vi tion scias?

STENSGÅRD
Ne, tion mi tute ne scias.

ASLAKSEN
Nu, tiel estas. Ĉi tiun vintron, antaŭ ol vi venis ĉi tien, mia gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis ĝin, mi diru; kaj mi redaktis ĝin laŭ principo.

STENSGÅRD
Vi?

ASLAKSEN
Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, — tio sekvas de la lokaj kondiĉoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen, tiel mi redaktis la gazeton —

STENSGÅRD
Fia! Jes, ne kontraŭdireble.

ASLAKSEN
Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial ĉiuj amikoj de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone pagas —

STENSGÅRD
Sed la gazeto fariĝis bona.

ASLAKSEN
Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekiĝus tumulto; fariĝus fino, kiel vi promesis hieraŭ; la granduloj metiĝus al la pilorio; enpreniĝus tiaĵoj, kiujn ĉiuj devus legi, — kaj jen vi perfidas —

STENSGÅRD
Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan dankon, mia brava ulo!

ASLAKSEN
Sinjoro advokato Stensgård, vi ne pelu min al la ekstremo, ĉar tiam plifiiĝos la gazeto.

STENSGÅRD
Pri kio vi pensas?

ASLAKSEN
Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero. Dio sciu, ke tion mi ne faros laŭdezire. Antaŭ ol vi venis, mi vivtenis min honeste per malfeliĉaj okazaĵoj kaj memmortigoj kaj tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte eĉ ne estis okazintaj. Sed nun vi turnis ĉion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo —

STENSGÅRD
Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros paŝon ekster mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni, vidu! Kaj jen via gazetflikaĵo estos detruita post du semajnoj.

ASLAKSEN
(pala) Tion vi ne faros!

STENSGÅRD
Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke ĝi ekhavos la grandan publikon por si.

ASLAKSEN
Do mi tujmomente iros al la ĉambelano Bratsberg —

STENSGÅRD
Vi? Kion vi volas tie?

ASLAKSEN
Kion vi volas ĉi tie? Ĉu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la ĉambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantaĝon. Sed se li timas, kion vi volas fari, li certe ankaŭ timas, kion mi volas presi; kaj el tio mi volas tiri avantaĝon!

STENSGÅRD
Tion vi kuraĝus? Vi! tia fuŝulo —!

ASLAKSEN
Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la gazeto, do la ĉambelano pagu min por elpreni ĝin.

STENSGÅRD
Kuraĝu; kuraĝu nur! Vi estas ebria, homo —!

ASLAKSEN
Ne pli ol modere. Sed mi fariĝos leono, se oni volas forpreni de mi la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme; kuŝanta edzino, kaj kripla infano —

STENSGÅRD
Foriru! Ĉu vi volas kotŝmiri min per via vulgaro? Kiel viaj reŭmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi kuraĝas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu solan ŝancon por mi, vi kuŝu en la malriĉulejo antaŭ ol estos finiĝinta tiu ĉi jaro!

ASLAKSEN
Mi atendos tagon —

STENSGÅRD
Nu; vi komencas regajni vian prudenton.

ASLAKSEN
Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu nekonvena konduto okazinta dum la festo —

STENSGÅRD
Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordiĝos.

ASLAKSEN
Je Dio ke tiel estus. — Sinjoro advokato Stensgård, — memoru: tiu gazeto estas mia sola ŝafido. (elen en la fono)

BIENPOSEDANTO LUNDESTAD
(ĉe la antaŭa ĝardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensgård?

STENSGÅRD
Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad?

LUNDESTAD
Vi ĉirkaŭiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi ŝatus iomete interparoli kun vi.

STENSGÅRD
Plezure.

LUNDESTAD
Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus aŭdinta, ke mi estus dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi.

STENSGÅRD
Pri mi? Kion vi estus dirinta?

LUNDESTAD
Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed troviĝas multaj sencelaj uloj, kiuj nur ĉirkaŭiras kunkudrante homojn.

STENSGÅRD
Jes, entute, — ni du estas bedaŭrinde venintaj en iom malekvilibran pozicion unu al la alia.

LUNDESTAD
Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensgård. Estas la rilato de la malnova al la nova; ĉiam okazas tiel.

STENSGÅRD
Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna.

LUNDESTAD
Ho jes, ho jes, nun mi fariĝis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de post 1839. Nun ŝajnas al mi ke estas tempo por anstataŭiĝo.

STENSGÅRD
Anstataŭiĝo?

LUNDESTAD
La tempoj ŝanĝiĝas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti ilin antaŭen novaj fortoj estas bezonataj.

STENSGÅRD
Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, — ĉu vi do volas cedi por Monsen?

LUNDESTAD
Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi.

STENSGÅRD
Sed tiuokaze mi ne komprenas —?

LUNDESTAD
Imagu se mi cedus por Monsen; ĉu vi pensas ke li havus ŝancon por esti elektata?

STENSGÅRD
Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos jam postmorgaŭ, kaj la publika opinio laŭscie ankoraŭ ne estas sufiĉe prilaborata; sed —

LUNDESTAD
Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la ĉambelano ne volas voĉdoni por li. Jes, “mia partio”, tio ja estas ia parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon ĉi tie. Ili ne volas rekoni Monsen. Monsen estas novloĝanto; estas neniu, kiu ion vere scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe ĉirkaŭ si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni povas diri.

STENSGÅRD
Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas ŝanco —

LUNDESTAD
Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro Stensgård. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li estus doninta al vi samtempe.

STENSGÅRD
Kio tio estus?

LUNDESTAD
Diru al mi, — kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne estas ambicia?

STENSGÅRD
Ambicia? Mi?

LUNDESTAD
Kial vi ĉi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, — kial vi ne mem volas elektiĝi al la parlamento?

STENSGÅRD
Mi? Vi ne estas serioza!

LUNDESTAD
Vi ja akiris al vi voĉdonrajton, mi aŭdas. Sed se vi ne utiligas la ŝancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidiĝos firme en la selo, kaj tiam ne estos facile forpeli lin.

STENSGÅRD
Sed pro Dio, ĉu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD
Tio ja kondukas al nenio; ĉar vi ja ne volas, do —

STENSGÅRD
Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen ambicio, kiel vi kredas. Sed ĉu vi vere opinias, ke tiel povas okazi?

LUNDESTAD
Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La ĉambelano laŭscie volus ankaŭ fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn. Vi havas la junulojn por vi, kaj —

STENSGÅRD
Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko!

LUNDESTAD
Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la ŝarĝon de mi; vi havas junajn ŝultrojn; vi povus facile porti ĝin.

STENSGÅRD
Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos.

LUNDESTAD
Do vi ne estas senvola —?

STENSGÅRD
Jen mia mano!

LUNDESTAD
Dankon! Fidu min, sinjoro Stensgård, vi tion ne pentos. Sed nun ni devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambaŭ fariĝi, — mi por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn —

STENSGÅRD
Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de elektuloj vi ja estas ĉiopova.

LUNDESTAD
Estas limo por tiu ĉiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj ofende —

STENSGÅRD
Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio?

LUNDESTAD
Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du partioj ĉi tie? Tio signifas, ke unuflanke troviĝas homoj aŭ parencaroj, kiuj posedas la ĝeneralajn civitanajn avantaĝojn, — mi pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu partio mi apartenas. Kaj aliflanke troviĝas multaj pli junaj kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantaĝojn. Jen via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie eltretos, kiam vi nun akiros parton en la potenco, kaj aldone akiros pozicion ĉi tie kiel vera establita proprietulo; — jes, ĉar tio estas necesa, sinjoro Stensgård!

STENSGÅRD
Jes, tion kredas ankaŭ mi. Sed la tempo estas mallonga; tian pozicion oni ne akiras nur per mansvingo.

LUNDESTAD
Ho ne, ĝi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura espero —

STENSGÅRD
La espero?

LUNDESTAD
Ĉu estus multe kontraŭ via emo pensi pri bona edziĝo, sinjoro Stensgård? Estas riĉaj heredulinoj en la vilaĝaro. Viro kiel vi, kun la estonteco por si, — viro kiu povas kalkuli je eniro en la plej altajn poziciojn, — kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi ludas viajn kartojn bone.

STENSGÅRD
Do helpu min pri la ludo! Pro Dio —! Vi malfermas al mi vastejojn; grandajn viziojn! Ĉio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel liberiganto plej antaŭe en la popolo; ĉio fora, kion mi prirevis, proksimiĝas nun al mi tiel vive proksima!

LUNDESTAD
Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensgård! Via ambicio jam estas surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. — Nu, dankon por tio ĝis nun! Mi neniam forgesos vin, ĉar vi volis preni de miaj maljunaj ŝultroj la ŝarĝon de la potenco!

(Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas laŭe enen de la ĝardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas freŝigaĵojn dum la sekvanta sceno.)

SELMA
(iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensgård, vi devas partopreni; ni ludos “Doni garantiaĵe”.

STENSGÅRD
Kun plezuro; mi estas en humoro por tio!

(Ankaŭ li iras al la fono, interkonsentas kun ŝi, lokigas seĝojn k.t.p.)

ERIK BRATSBERG
(mallaŭte) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensgård prezentis ĉi-supre hieraŭ?

DANIEL HEJRE
He-he; oni ne scias, ĉu?

ERIK BRATSBERG
Ne, ni urbanoj ĉeestis ja tagmanĝon kaj balon ene en la klubo. Sed patro diras, ke sinjoro Stensgård tute rompis kun la homoj de Storli, kaj ke li estis terure kruda kontraŭ Monsen —

DANIEL HEJRE
Kontraŭ Monsen? Ne, en tio vi certe misaŭdis, estimata —

ERIK BRATSBERG
Jes, vere staris tiom da homoj ĉirkaŭe, tiel ke mi ne ĝuste komprenis; sed efektive mi aŭdis ke —

DANIEL HEJRE
Sufiĉas; atendu ĝis morgaŭ, tiam vi ricevos la historion por matenmanĝo en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li)

LA ĈAMBELANO
Nun, mia kara Lundestad, ĉu vi daŭre tenas vin al tiuj strangaĵoj —?

LUNDESTAD
Ne estas strangaĵoj, sinjoro ĉambelano; kiam viro riskas esti forpuŝata, li devas cedi libervole.

LA ĈAMBELANO
Parolturniĝoj! Kiu do intencas forpuŝi vin?

LUNDESTAD
Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas ŝanĝo en la aero. Nu, mi jam havas la anstataŭanton. Advokato Stensgård estas volema —

LA ĈAMBELANO
Advokato Stensgård?

LUNDESTAD
Jes, ĉu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la ĉambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni aliĝu al li.

LA ĈAMBELANO
Jes, mi pensis laŭ lia eliro kontraŭ tiu fatala ĉarlatanaĵo praktikata en Storli.

LUNDESTAD
Sed kiel povis la ĉambelano esti tiel certa, ke Stensgård volus rompi kun tiuj homoj?

LA ĈAMBELANO
Kara, tio ja montriĝis hieraŭ vespere.

LUNDESTAD
Hieraŭ vespere?

LA ĈAMBELANO
Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la paroĥo.

LUNDESTAD
(kun buŝo faŭka) Pri Monsen —?

LA ĈAMBELANO
Jes, certe; sur la tablo —

LUNDESTAD
Sur la tablo; Jes?

LA ĈAMBELANO
Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, aŭ drakon, aŭ ion similan. Ha, ha, estis vere amuze aŭskulti.

LUNDESTAD
Ĉu tio estis amuze aŭskulti?

LA ĈAMBELANO
Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili ricevas el tiaĵo. Sed nun ni devas subteni lin; ĉar post tia sangavida atako —

LUNDESTAD
Kiel tiu hieraŭ, jes?

LA ĈAMBELANO
Nu ja.

LUNDESTAD
Tiu sur la tablo?

LA ĈAMBELANO
Jes, tiu sur la tablo.

LUNDESTAD
Pri Monsen?

LA ĈAMBELANO
Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos venĝi sin; kaj pri tio oni do ne povas dubi —

LUNDESTAD
(decide) Advokato Stensgård estu subtenenda, — jeno estas klara!

TORA
Kara patro, vi partoprenu en la ludo.

LA ĈAMBELANO
Babilaĵo, infano —

TORA
Jes, jes; venu; Selma instige volas.

LA ĈAMBELANO
Jes, jes, do mi devas cedi. (mallaŭte; elirante) Estas domaĝo pri Lundestad; li vere komencas fariĝi senila; imagu, li tute ne komprenis kion Stensgård —

TORA
Ho, venu, venu; nun ni ludu!

(Ŝi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter la junuloj.)

ERIK BRATSBERG
(vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita garantiaĵ-juĝanto!

DANIEL HEJRE
He-he; jen efektive mia unua nomiĝo en la mondo.

STENSGÅRD
(ankaŭ en la rondo) Kaŭze de via konateco kun la justico, sinjoro Hejre!

DANIEL HEJRE
Ho miaj ŝatindaj junaj amikoj, estus por mi ĝojego kondamni vin ĉiujn —; nu sufiĉe!

STENSGÅRD
(glitiras al Lundestad, kiu staras antaŭe maldekstre) Vi parolis kun la ĉambelano. Pri kio temis? Ĉu estis io pri mi?

LUNDESTAD
Bedaŭrinde; estis pri tio de hieraŭ vespere —

STENSGÅRD
(tordas sin) Morto kaj plago!

LUNDESTAD
Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris.

STENSGÅRD
Jes, ĉu vi ne komprenas, ke tio turmentas min —.

LUNDESTAD
Vi povus tamen bonigi tion.

ERIK BRATSBERG
(vokas malsupren) Sinjoro Stensgård, la vico estas al vi!

STENSGÅRD
Mi venos! (rapide al Lundestad) Kiel tion bonigi?

LUNDESTAD
Se vi trovos okazon, petu ekskuzon.

STENSGÅRD
Je Dio, jenon mi faros!

SELMA
Rapidu; rapidu!

STENSGÅRD
Mi venas, sinjorino! Jen mi estas!

(La ludo daŭras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas kartojn dekstre. Lundestad eksidas maldekstre; Daniel Hejre proksime.)

DANIEL HEJRE
Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico!

LUNDESTAD
Li estas iom senrespekta buŝe; tion ni ne povas nei.

DANIEL HEJRE
Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas hontinde vidi kiel ili timas.

LUNDESTAD
Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La ĉambelano ne timas.

DANIEL HEJRE
Ĉu ne? Ĉu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato?

LUNDESTAD
Ne, sed —; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la konekson. La ĉambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis hieraŭ.

DANIEL HEJRE
Monsen? Ho, babilaĉo!

LUNDESTAD
Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal aŭ la fraŭlino tion eble kredigis al li —

DANIEL HEJRE
Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmanĝfesteno! Ho, tio estas je Dio sublima! Ho sciu, pri tio mi ne povas silenti.

LUNDESTAD
Tŝŝ, tŝŝ! Memoru kion vi promesis al mi. La ĉambelano estas ja via malnova lerneja amiko; kaj eĉ se li iom krude traktis vin —

DANIEL HEJRE
He-he; mi pagos al li kun rentoj —

LUNDESTAD
Atentu bone; la ĉambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj.

DANIEL HEJRE
Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn brilajn ĉikanaĵojn, kiajn sarkasmaĵojn, kian pikparolon mi bakos el tio ĉi, kiam mi iun fojon lanĉos nian grandan proceson!

SELMA
(vokas el la rondo) Sinjoro juĝanto, kion tiu faru, kiu posedas ĉi tiun garantiaĵon?

ERIK BRATSBERG
(nerimarkate, al Daniel Hejre) Estas tiu de Stensgård! Elpensu ion amuzan.

DANIEL HEJRE
Estas garantiaĵo, ĉu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, — sufiĉas. Li faru paroladon!

SELMA
Estas la garantiaĵo de sinjoro Stensgård.

ERIK BRATSBERG
Sinjoro Stensgård faru paroladon!

STENSGÅRD
Ho ne; ke mi rezignu; mi sufiĉe malbone sukcesis hieraŭ.

LA ĈAMBELANO
Bonege, sinjoro Stensgård; ankaŭ mi komprenas ion pri oratoreco.

LUNDESTAD
(al Daniel Hejre) Je Dio; ke li nun ne konfuziĝas.

DANIEL HEJRE
Konfuziĝas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensaĵo! (duonlaŭte al Stensgård) Se vi hieraŭ konfuziĝis, vi povas ja hodiaŭ frapi vin mem buŝe.

STENSGÅRD
(ekhavas ideon) Lundestad, jen la ŝanco!

LUNDESTAD
(eviteme) Ludu viajn kartojn saĝe. (serĉas sian ĉapelon kaj ŝteliras laŭe al la pordo)

STENSGÅRD
Jes, mi faros paroladon!

LA JUNAJ SINJORINOJ
Bravo! Bravo!

STENSGÅRD
Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu komencas per fabelo; ĉar mi sentas la fabela fluo de vervo vigliĝi tra mi en ĉi tiu rondo.

ERIK BRATSBERG
(al la sinjorinoj) Aŭdu! Aŭdu!

(La ĉambelano prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj restas tie staranta. Ringdal, doktoro Fjeldbo kaj kelkaj aliaj sinjoroj envenas de la ĝardeno.)

STENSGÅRD
Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La kukolo estas feliĉobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de li sur la plata tereno, kaj sovaĝaj kaj malsovaĝaj kreaĵoj ariĝis tie. El la kokinejoj ili paŝetis; el la anserlagetoj ili venis balancire; malsupren de Storlien peza urogalo ŝvebis malalte frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazaŭ pli larĝa ol ĝi estis; kaj foje kaj foje ĝi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas tiom ke: mi estas la bienegulo de “Storli”, mi!

LA ĈAMBELANO
Bonege! Aŭskultu!

STENSGÅRD
Kaj jen estis maljuna pego. Laŭ la trunkoj ĝi vagadis supren kaj malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj ĉion kio eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni aŭdis: prik, prik, prik; — estis la pego —

ERIK BRATSBERG
Ne, pardonon, ĉu ne estis cikonio aŭ iu —?

DANIEL HEJRE
Sufiĉas!

STENSGÅRD
Estis la maljuna pego. Sed tiam vigliĝis en la rondo; ĉar ili trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili ariĝis kaj klukis ĥore, tiom longe, ĝis la juna kukolo komencis kluki ankaŭ ĝi —

FJELDBO
(nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu!

STENSGÅRD
Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur abrupta monto. Pri li ili ĉiuj samopiniis. “Li estas timigilo por la vilaĝaro,” diris raŭka korvo. Sed la aglo ĵetflugis transverse, kaptis la kukolon kaj portis ĝin supren. — Estis kororabo! Kaj de tie supre la feliĉobirdo vidis vaste kaj ĝuige super la malalteco; supre estis silento kaj sunlumo; de tie ĝi lernis prijuĝi la aron de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj —

FJELDBO
(laŭte) Haltu; haltu! Muziko!

LA ĈAMBELANO
Tŝŝ; ne interrompu lin.

STENSGÅRD
Sinjoro ĉambelano Bratsberg, — jen la fino de mia fabelo, kaj mi paŝas antaŭ vi en la ĉeesto de multaj homoj, kaj petas vian pardonon pro hieraŭ.

LA ĈAMBELANO
(duonan paŝon malantaŭen) Mi —?

STENSGÅRD
Dankon pro la maniero per kiu vi venĝis vin pro miaj senpripensaj diraĵoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj laŭ tio, gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro ĉambelano Bratsberg!

LA ĈAMBELANO
(palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato!

LA GASTOJ
(la plimultaj en ĝenita embaraso) Sinjoro ĉambelano! Sinjoro ĉambelano Bratsberg!

LA ĈAMBELANO
Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallaŭte) Tora!

TORA
Patro!

LA ĈAMBELANO
Aĥ, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta!

STENSGÅRD
(kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, — en la asocion de la junuloj! Jen la ludo en evoluo!

DANIEL HEJRE
(antaŭe maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo!

(Lundestad malaperas en la fono.)

Kurteno

TRIA AKTO

(Eleganta antaŭĉambro kun enirejo en la fono. Maldekstre estas pordo al la oficejo de la ĉambelano; pli malantaŭe estas pordo al la sidĉambro. Dekstre estas pordo al la oficejoj de la ferfareja administranto; antaŭe de tiu estas fenestro.)

(Tora sidas ploranta sur la sofo maldekstre. La ĉambelano iras impete tien kaj reen.)

LA ĈAMBELANO
Kaj nun ni havas la postludon. Ploron kaj ĝemon —

TORA
Ho, Dio donu ke ni neniam estus vidintaj tiun homon!

LA ĈAMBELANO
Kiun homon?

TORA
Tiun abomenindan advokaton Stensgård, kompreneble.

LA ĈAMBELANO
Vi devus prefere diri: ke ni neniam estus vidintaj tiun abomenan doktoron!

TORA
Fjeldbo?

LA ĈAMBELANO
Jes, Fjeldbo; Fjeldbo, jes! Ĉu ne estis li, kiu tutplene mensogis al mi —?

TORA
Ne, kara benata patro, estis mi.

LA ĈAMBELANO
Vi? Do ambaŭ! Kunaj en komploto; malantaŭ mia dorso! Jen delikate!

TORA
Ho, patro, se vi scius —

LA ĈAMBELANO
Ho, mi certe scias; pli ol sufiĉas; multe pli!

(Doktoro Fjeldbo venas de la fono.)

FJELDBO
Bonan tagon, sinjoro ĉambelano! Bonan tagon, fraŭlino.

LA ĈAMBELANO
(daŭre paŝadas tien kaj reen) Nu, ĉu tie vi estas, — vi fatalulo —

FJELDBO
Jes, estis ege malagrabla okazaĵo.

LA ĈAMBELANO
(rigardas tra la fenestro) Ĉu vi tamen tiel pensas?

FJELDBO
Mi kredas, ke vi estas rimarkinta, kiel mi la tutan tempon tenis la okulon sur Stensgård. Malfeliĉe, kiam mi aŭdis ke oni ludus garantiaĵojn, mi pensis ke ne estis iu danĝero —

LA ĈAMBELANO
(stampfas la plankon) Ridindiĝi de tia afektulo! Kaj kion do miaj gastoj estas imagintaj pri mi? Ke mi estus sufiĉe fia por voli aĉeti tiun personon, tiun — tiun —, kiel Lundestad nomas lin!

FJELDBO
Jes, sed —

TORA
(nerimarkite de la patro) Ne parolu!

LA ĈAMBELANO
(post mallonga paŭzo li turnas sin al Fjeldbo) Diru al mi sincere, doktoro, — ĉu mi estas pli stulta ol la plimulto de aliaj homoj?

FJELDBO
Kiel vi povas demandi tiel, sinjoro ĉambelano?

LA ĈAMBELANO
Sed kiel povis do okazi, ke mi verŝajne estis la sola, kiu ne komprenis, ke la damnita parolado estis adresata al mi?

FJELDBO
Ĉu mi diru al vi?

LA ĈAMBELANO
Jes, kompreneble vi faru.

FJELDBO
Estas pro tio, ke vi mem vidas vian pozicion ĉi tie en la vilaĝaro per aliaj okuloj, ol la cetera popolo faras.

LA ĈAMBELANO
Mi konsideras mian pozicion, kiel mia beata patro konsideris sian pozicion ĉi tie. Al mia beata patro oni neniam estus kuraĝinta regali tiaĵon.

FJELDBO
Via beata patro ja mortis proksimume je la jaro 1830.

LA ĈAMBELANO
Nu ja; Multo dissolviĝis post tiu tempo. Tamen mi mem kulpas. Mi miksis min tro multe kun tiuj ordinaruloj. Tial mi devas rezigne akcepti esti metata flanke de bienulo Lundestad!

FJELDBO
Nu, honeste dirite, mi ne vidas iun malaltiĝon en tio.

LA ĈAMBELANO
Ho, vi bone komprenas min. Kompreneble mi ne insistas pri ia nobleco, aŭ pri titoloj aŭ tiaĵoj. Sed tio kion mi honoras, kaj tio kion mi postulas ke aliuloj honoru, tio estas tiu en nia familio heredita honesteco tra la tuta parencaro. Estas tio pri kio mi pensas, ke kiam oni, kiel Lundestad, intervenas en la publikan vivon, tiam oni ne povas konservi sian karakteron kaj sian konduton tute senmakula. Tial Lundestad ja devas akcepti, ke oni makuligas lin. Sed oni lasu min en paco; mi staras ekstere de la partioj.

FJELDBO
Ne tute, sinjoro ĉambelano. Vi tamen ĝojiĝis tiom longe, kiam vi kredis, ke la atako direktiĝis al Monsen.

LA ĈAMBELANO
Ne menciu tiun homon! Estas li, kiu frivoligis la moralan senton ĉi tie en la vilaĝaro. Bedaŭrinde li ankaŭ kapturnigis mian sinjoron filon.

TORA
Erik?

FJELDBO
Vian filon?

LA ĈAMBELANO
Jes; kial li enirus en tiujn marĉandaĵojn? Tio ja kondukas al nenio.

FJELDBO
Sed kara sinjoro ĉambelano, li tamen devas vivi, kaj —

LA ĈAMBELANO
Ho, per ŝparemo li efektive povus vivi bone per la patrina heredaĵo.

FJELDBO
Jes, eble li povus vivi pere de ĝi; sed por kio li vivus?

LA ĈAMBELANO
Por kio? Nu, se li absolute bezonus ion por kio vivi, li ja estas jura kandidato; li povus vivi por sia scienco.

FJELDBO
Ne, tion li ne povus; ĉar tio estas kontraŭ lia naturo. Li ankaŭ ne povis esperi baldaŭ ekhavi oficon; la estradon de viaj bienoj vi ja rezervis por vi mem; via filo ne havas infanojn por eduki. Kaj kiam li sub tiaj cirkonstancoj vidas tentajn ekzemplojn antaŭ si, — vidas homojn, kiuj el nenio estas kreadantaj duonan milionon —

LA ĈAMBELANO
Duonan milionon? Ho, haltu jen, ke ni restu je cent mil. Sed nek la duona miliono nek la cent mil kunrastiĝas per tute puraj manoj; — mi aludas ne rilate al la mondo; je Dio; laŭ la leĝoj oni ja povas teni sin observema; sed laŭ sia propra konscienco. Al tiaĵo mia filo kompreneble ne povas persvadiĝi. Vi do povas esti tute trankvila: la komerco de grandkomercisto Bratsberg certe ne alportos profiton de duona miliono.

(Selma, en promena vesto, venas de la fono.)

SELMA
Bonan matenon! Ĉu mia edzo ne ĉeestas?

LA ĈAMBELANO
Bonan matenon, infano. Ĉu vi serĉas vian edzon?

SELMA
Jes, li diris, ke li intencus ĉi tien. La proprietulo Monsen vizitis lin frumatene, kaj jen —

LA ĈAMBELANO
Monsen? Ĉu Monsen vizitas vin?

SELMA
Foje li faras; pleje en komercaj aferoj. Sed kara Tora, kio estas? Ĉu vi ploris?

TORA
Ho, estas nenio.

SELMA
Jes, estas! Hejme Erik estis malbonhumora, kaj ĉi tie —; aspektiĝas el vi ĉiuj; io okazis. Kio estas?

LA ĈAMBELANO
Nu, nu; almenaŭ ne estas io por vi. Vi estas tro delikata por porti ŝarĝojn, mia eta Selma. Eniru la sidĉambron, vi du, dume. Se Erik diris, ke li venos, li certe venos.

SELMA
Ni eniru; — kaj precipe gardu min kontraŭ la trablovo! (ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho, mi povus premegi vin, dolĉa Tora!

(Ambaŭ virinoj eliras maldekstre.)

LA ĈAMBELANO
Ili do kune engaĝiĝis, la du spekulantoj. Ili devus kunligiĝi en kompanion. Monsen kaj Bratsberg, — sonus bele! (frapiĝas al la pordo) Envenu!

(Advokato Stensgård entretas tra la pordo.)

LA ĈAMBELANO
(retiras sin paŝon) Ĉu kio!

STENSGÅRD
Jes, jen mi estas denove, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO
Jenon mi vidas.

FJELDBO
Sed ĉu vi freneziĝis, homo?

STENSGÅRD
Vi retiriĝis frue hieraŭ vespere. Kiam Fjeldbo estis klariginta al mi la koheron, vi jam estis —

LA ĈAMBELANO
Mi petas vin, — ĉiu klarigo estos superflua —

STENSGÅRD
Jes, certe; tamen ne kredu, ke estas pro tio, ke mi estas veninta.

LA ĈAMBELANO
Ĉu ne, do?

STENSGÅRD
Mi scias, ke mi malhonorigis vin.

LA ĈAMBELANO
Tion ankaŭ mi scias; kaj antaŭ ol mi forpelos vin el la pordo, vi eble bonvolu diri, kial vi venas ĉi tien.

STENSGÅRD
Ĉar mi amas vian filinon, sinjoro ĉambelano!

FJELDBO
Kio —?

LA ĈAMBELANO
Kion li diras, doktoro?

STENSGÅRD
Jes, vi ne povas kapti la sencon de tio, sinjoro ĉambelano. Vi estas maljuna homo; vi havas nenion por kio lukti —

LA ĈAMBELANO
Kaj vi arogas al vi —!

STENSGÅRD
Mi venas por peti la manon de via filino, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO
Vi —, Vi —! Ĉu vi ne eksidu?

STENSGÅRD
Dankon; mi staras.

LA ĈAMBELANO
Kion vi diras al tio ĉi, doktoro?

STENSGÅRD
Ho, Fjeldbo diras ĉion bonan; li estas mia amiko; la sola, vera amiko, kiun mi havas.

FJELDBO
Ne, ne, homo; eterne neniam se vi —

LA ĈAMBELANO
Ĉu estas tial, ke la ferfareja doktoro enkondukigis lin en nian domon?

STENSGÅRD
Vi nur konas min de la konduto antaŭhieraŭ kaj hieraŭ. Kaj tio ne sufiĉas. Mi ankaŭ ne estas la sama hodiaŭ ol kiel antaŭe. La kunestado kun vi kaj kun la viaj falis kiel printempa pluvo sur min. Dum unu sola nokto ĝermoj kreskis! Vi ne devas forpuŝi min reen en la abomenindaĵon. Mi neniam posedis la belaĵojn en la vivo antaŭ nun; estis kvazaŭ birdoj sur la tegmento por mi —

LA ĈAMBELANO
Sed mia filino —?

STENSGÅRD
Ho, ŝin mi gajnos.

LA ĈAMBELANO
Nu? Hm!

STENSGÅRD
Jes, ĉar mi tion volas. Memoru kion vi rakontis al mi hieraŭ. Vi ankaŭ estis malkontenta pri la edziĝo de via filo; — jen vidu, tio ŝanĝiĝis al bono. Vi skribu la spertopagon malantaŭ la orelon, kiel Fjeldbo diris —

LA ĈAMBELANO
Nu, do tia estis la penso?

FJELDBO
Tute ne! Kara sinjoro ĉambelano, ke mi parolu sola kun li —

STENSGÅRD
Babilaĵo; mi ne havas ion priparolindan kun vi. Aŭskultu nun, sinjoro ĉambelano! Estu nun ĝentila kaj saĝa. Familio, kia la via, bezonas novajn kunligojn; se ne, la parencaro stultiĝas —

LA ĈAMBELANO
Ne, nun troiĝe!

STENSGÅRD
Tŝ, tŝ; ne ekkoleriĝu! Forigu ĉiujn tiujn tedajn noblecajn ideaĉojn; — je diablo, estas ja funde nenio alia ol stultaĵoj. Vi vidos kiel vi ŝatos min, kiam vi nur konatiĝos kun mi. Jes, jes; vi devas ŝati min, — kaj vi kaj via filino! Ŝin mi devigos —

LA ĈAMBELANO
Kion vi opinias, doktoro?

FJELDBO
Mi opinias, ke estas frenezaĵo!

STENSGÅRD
Jes, por vi estus frenezaĵo; sed mi, vidu, mi havas taskon farendan ĉi tie sur la ĝuinda tero de Dio; — mi ne lasos min timiĝi de babilaĵo kaj antaŭjuĝoj!

LA ĈAMBELANO
Sinjoro advokato; jen la pordo.

STENSGÅRD
Vi montras al mi —?

LA ĈAMBELANO
La pordon.

STENSGÅRD
Ne faru!

LA ĈAMBELANO
Eliru! Vi estas ambiciulo, iu — iu; ĉu ne estas damnite! Vi estas —

STENSGÅRD
Kio mi estas?

LA ĈAMBELANO
Tio alia; tio, kion mi havas sur la lango, vi estas!

STENSGÅRD
Se vi baros al mi mian vivovojon, vi gardu vin!

LA ĈAMBELANO
Kial?

STENSGÅRD
Jes, ĉar tiam mi persekutos vin, skribos kontraŭ vi en la gazetoj, kalumnios vin, subfosos vian honoron, se mi atingos al tio. Vi kriu sub la skurĝobatoj, vi kredu, ke vi videtas fantomojn en la nubo, kiuj ĵetas sin sur vin. Vi kurbu vin en timo, tenu viajn brakojn kurbe super la kapo por vin ŝirmi, — rampu, serĉu ŝirmejon kontraŭ mi —

LA ĈAMBELANO
Vi mem rampu en ŝirmejon — en la frenezulejon; tie vi apartenas!

STENSGÅRD
Haha; jen vendista oferto; sed vi ne pli bone komprenas, sinjoro Bratsberg! Mi diru al vi: La kolero de Dio estas en mi. Estas lia volo, kontraŭ kiu vi staras. Li celis la plej helan pri mi. Ne ombrigu! — Nu, mi ja vidas, ke mi nenien atingos kun vi hodiaŭ; sed tio ne gravas. Mi postulas nenion alian ol ke vi parolu al via filino. Pretigu ŝin; tamen donu al ŝi la ŝancon elekti! Pripensu, kaj ĉirkaŭrigardu. Kie povas vi atendi trovi bofilon inter tiuj ĉi malsaĝuloj kaj stratvaguloj? Fjeldbo diras, ke ŝi estas profunda, silenta kaj fidela. Jes, nun vi scias ĉion. Adiaŭ, sinjoro ĉambelano; — vi povas havi min kiel vi deziras, kiel amiko aŭ kiel malamiko. Adiaŭ! (Li eliras en la fono.)

LA ĈAMBELANO
Tien do estas veninta! Tiaĵon oni kuraĝas servi al mi en mia propra domo!

FJELDBO
Stensgård tion kuraĝas; neniu alia.

LA ĈAMBELANO
Li hodiaŭ; aliuloj morgaŭ.

FJELDBO
Ke ili venu; mi ŝirmos kontraŭ la frapo; mi iros tra fajro kaj akvo por vi —

LA ĈAMBELANO
Jes, vi, kiu kulpas pri la tuto! — Hm; tiu Stensgård, li estas efektive la plej impertinenta fripono, kiun mi konis! Kaj tamen, — kio damninde estas? Li havas ion en si, kion mi ŝatas.

FJELDBO
Estas eblecoj en li —

LA ĈAMBELANO
Estas sincereco en li, sinjoro ferfareja doktoro! Li ne ĉirkaŭiras ludante malantaŭ ies dorso, kiel tiom da aliuloj; li — li!

FJELDBO
Pri tio ne estas luktenda. Nur firme, sinjoro ĉambelano; ne kaj denove ne al Stensgård —

LA ĈAMBELANO
Ho, tenu viajn konsilojn por vi mem! Vi povas fidi ke nek li, nek iu alia —

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(de la pordo dekstre) Kun via permeso, sinjoro ĉambelano; unu vorto — (flustras)

LA ĈAMBELANO
Kio? Ene ĉe vi?

RINGDAL
Li envenis per la malantaŭa pordo, kaj petegas paroli kun vi.

LA ĈAMBELANO
Hm. — Ho, doktoro, eniru momenton al la sinjorinoj; estas iu, kiu — sed diru nenion al Selma pri sinjoro Stensgård kaj lia vizito. Ŝin ni tenu ekstere de ĉi tiu afero. Rilate al mia filino, estus ankaŭ laŭ mia deziro, se vi povus teni puran buŝon; sed — —. Ho, mi ne emas —! Nu, bonvolu eniri.

(Fjeldbo iras en la sidĉambron. Dume Ringdal estas reirinta en sian oficejon. Post mallonga paŭzo envenas de tie proprietulo Monsen.)

MONSEN
(ĉe la pordo) Mi petas sinjoron ĉambelano pri pardono —

LA ĈAMBELANO
Nu, envenu; envenu!

MONSEN
Mi do esperas, ke bone statas pri la familio?

LA ĈAMBELANO
Dankon. Ĉu vi ion deziras?

MONSEN
Ne povas tion diri. Mi estas, dank’ al Dio, homo kiu havas preskaŭ ĉion, kion li deziras.

LA ĈAMBELANO
Jen, jen; tio estas multe dirite.

MONSEN
Sed mi ja ankaŭ laboris, sinjoro ĉambelano. Jes, mi scias, ke vi ne rigardas mian aktivecon per afabla okulo.

LA ĈAMBELANO
Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi rigardas ĝin.

MONSEN
Nu, kiu scias? Mi almenaŭ nun pensas tiri min el la aferoj.

LA ĈAMBELANO
Ĉu vere?

MONSEN
La sukceso sekvis min, mi diru al vi. Mi nun estas tiel longe antaŭen atinginta, kiel mi ŝatas atingi, kaj tial mi pensas, ke estus tempo iom post iom likvidi, kaj —

LA ĈAMBELANO
Nu, pri tio mi gratulas kaj vin kaj multajn aliajn.

MONSEN
Kaj se mi samtempe povus fari al la ĉambelano servon —

LA ĈAMBELANO
Al mi?

MONSEN
Kiam la arbaroj de Langerud antaŭ kvin jaroj metiĝis al aŭkcio, vi ofertis —

LA ĈAMBELANO
Jes, sed post la aŭkcio vi superproponis kaj falis al vi la aljuĝo.

MONSEN
Vi povus nun ricevi ilin kun segejo kaj ĉiuj apartenaĵoj —

LA ĈAMBELANO
Post tiu senkonsidera forhakado tie farita —?

MONSEN
Ho, ili ankoraŭ multe valoras; kaj per via ekspluatmaniero post kelkaj jaroj ili —

LA ĈAMBELANO
Dankon; bedaŭrinde mi ne povas partopreni en tiu afero.

MONSEN
Sed estas multe enspezebla, sinjoro ĉambelano. Kaj rilate al mi —; mi diru al vi, ke mi havas intence grandan spekulon; multo estas metita en la ludon; mi pensas ke estas multo gajnebla; eble cent mil aŭ tiom.

LA ĈAMBELANO
Cent mil? Tio efektive ne estas nekonsiderinda sumo.

MONSEN
Ha-ha-ha! Ĝuste bela por kunpreni kaj meti ĉeflanke de la ceteraj. Sed se oni faru tiajn grandajn batalojn, oni bezonas helpan taĉmenton, kiel dirite. Enkasa mono ne multas; la taŭgaj nomoj estas jam uzitaj —

LA ĈAMBELANO
Jes, por tio certaj homoj jam estas aranĝintaj.

MONSEN
Unu mano lavas la alian. Nu, sinjoro ĉambelano, ĉu ni do faru negocon? Vi ricevos la arbarojn por absurde malalta prezo —

LA ĈAMBELANO
Mi ne volas havi ilin por iu ajn prezo, sinjoro Monsen.

MONSEN
Sed bona oferto tamen valoras alian. Sinjoro ĉambelano, ĉu vi volas helpi min?

LA ĈAMBELANO
Al kio vi celas?

MONSEN
Kompreneble ke mi deponas garantiaĵon. Mi havas ja sufiĉe da bienposedaĵoj. Jen vidu. Ĉi tiuj paperoj —; ĉu vi permesas ke mi orientigu vin pri mia stato?

LA ĈAMBELANO
(forpuŝas la dokumentojn) Ĉu estas mona subteno, ke vi bezonas —?

MONSEN
Ne kontanta mono; tute ne. Sed la subteno de la ĉambelano —. Kontraŭ kompenso kompreneble; — kaj kontraŭ garantiaĵo, kaj —

LA ĈAMBELANO
Kaj kun tia demando vi venas al mi?

MONSEN
Jes, ĝuste al vi. Mi scias, ke vi multfoje forgesis vian antipation, kiam iu vere venis en malfacilaĵon.

LA ĈAMBELANO
Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, — precipe en tempo kia ĉi tia; sed tamen —

MONSEN
Sinjoro ĉambelano, ĉu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas pri mi?

LA ĈAMBELANO
Ho, por kio tio utilus?

MONSEN
Povus utili por ĝustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris por vi.

LA ĈAMBELANO
Ĉu ne? Do mi tamen menciu al vi okazaĵon, kiam vi kontraŭstaris min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantaĝo de miaj subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la homoj iras al vi kun sia ŝparmono —

MONSEN
Kompreneble, sinjoro ĉambelano; ĉar mi donas pli altan interezon je deponaĵo.

LA ĈAMBELANO
Jes, sed vi ankaŭ prenas pli altan pruntedonan interezon.

MONSEN
Sed mi ne faras tiom da malfacilaĵoj pri kaŭcio kaj tiaĵoj.

LA ĈAMBELANO
Bedaŭrinde; tial oni ankaŭ vidas, ke fariĝas komercoj je dek-dekdu mil spesoj, sen ke nek aĉetanto nek vendanto posedas du danajn ŝilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome io, kio estas pli proksima ankoraŭ. Ĉu vi kredas, ke estis laŭ mia bona volo, ke mia filo kapĵetis sin en tiujn senbridajn entreprenojn?

MONSEN
Sed por tio mi do ne kulpas!

LA ĈAMBELANO
Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne restis en via komenca okupo?

MONSEN
Trunkflosisto, kiel mia patro?

LA ĈAMBELANO
Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj estis estimata en sia profesio.

MONSEN
Jes, ĝis li estis sin laborinta sensana kaj fine tiriĝis en la akvofalon kun la trunkfloso. Ĉu vi konas ion pri la vivo en tiu profesio, sinjoro ĉambelano? Ĉu vi unu solan fojon provis, kion tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj malsupren laŭ la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla ĉambro kaj rikoltas la fruktojn? Ĉu vi povas mallaŭdi tian homon, ke li volas laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol mia patro; eble ankaŭ havis pli bonajn talentojn —

LA ĈAMBELANO
Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis per vendado de brando. Poste vi aĉetis nesekurajn ŝuldatestojn; enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn estas vi ruinigintaj por antaŭeniĝi!

MONSEN
Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo.

LA ĈAMBELANO
Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj familioj, kiuj elĉerpas la almozulkeston kulpe de vi.

MONSEN
Ankaŭ Daniel Hejre ne estas tre fora de la almozulkesto.

LA ĈAMBELANO
Mi komprenas vin. Sed mian konduton mi povas defendi antaŭ Dio kaj homoj! Kiam la lando, post la disiĝo de Danlando, estis en mizero, mia benata patro helpis trans eblecoj. Tial kelkaj el niaj bienoj transvenis al la familio Hejre. Al kio tio kondukis? Sidis vivaj estaĵoj sur tiuj bienoj; kaj ili suferis sub la malsaĝa traktado de Daniel Hejre. Li forhakis la arbarojn je damaĝo, jes mi povas eĉ diri, je malfeliĉo al la distrikto. Ĉu ne estis mia simpla devo malhelpi tiaĵon, kiam mi povis? Kaj mi povis; mi havis la leĝon por mi; mi estis en mia bona rajto, kiam mi reprenis miajn bienojn alode.

MONSEN
Ankaŭ mi ne miskondutis kontraŭ la leĝo.

LA ĈAMBELANO
Sed kontraŭ via propra konscio, kontraŭ via konscienco, el kiu vi espereble havas ion. Kaj kiel vi estas detruinta la bonan ordon ĉi tie? Kiel vi malfortigis la respekton, kiun devus doni la riĉeco? Oni ne plu demandas kiel kapitalo estas akirita, aŭ kiom longe ĝi estas estinta en la posedo de iu familio; oni nur demandas: kiom valoras tiu aŭ tiu alia? Kaj laŭ tio li prijuĝiĝas. Sub ĉio tio ankaŭ mi suferas; ni du fariĝis kvazaŭ iuj kamaradoj; oni mencias nin kune, ĉar ni estas la plej grandaj bienposedantoj ĉi tie. Tion mi ne toleras! Mi diras al vi unu fojon por ĉiuj: pro tio mi malestimas vin.

MONSEN
Tio havu finon, sinjoro ĉambelano; mi ĉesos mian agadon, cedas por vi en ĉiuj flankoj; sed mi petas vin, mi petegas vin, nur helpu min!

LA ĈAMBELANO
Mi ne faros.

MONSEN
Mi volonte pagos kion ajn —

LA ĈAMBELANO
Pagi! Kaj tion vi kuraĝas —

MONSEN
Se ne pro mi, do pro via filo!

LA ĈAMBELANO
Mia filo?

MONSEN
Jes, li partoprenas; mi pensas, ke povos veni 20 000 taleroj kiel lia porcio.

LA ĈAMBELANO
Kiujn li gajnos?

MONSEN
Jes!

LA ĈAMBELANO
Sed, bona Dio, kiu do perdos tiun monon?

MONSEN
Kiel —?

LA ĈAMBELANO
Kiam mia filo gajnos ĝin, do devas esti iu kiu perdos ĝin?

MONSEN
Avantaĝa komerco; mi ne rajtas ion pli diri. Sed mi bezonas respektoplenan nomon; nur subskribo per via nomo —

LA ĈAMBELANO
Subskribo! Sur dokumentoj —

MONSEN
Nur por 10 — 15 000 taleroj.

LA ĈAMBELANO
Kaj vi unu solan momenton povis kredi, ke —? Mia nomo! En tia afero! Mia nomo? Kiel kaŭcianto do?

MONSEN
Nur pro la formo —

LA ĈAMBELANO
Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia nomo sur fremdaj paperoj.

MONSEN
Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO
Efektive; kiel mi diras al vi.

MONSEN
Ne; efektive. Tion mi mem vidis.

LA ĈAMBELANO
Kion vi vidis?

MONSEN
La nomon de la ĉambelano, almenaŭ sur kambio.

LA ĈAMBELANO
Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis.

MONSEN
Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu!

LA ĈAMBELANO
Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto, neniam!

MONSEN
Do ĝi estas falsa.

LA ĈAMBELANO
Falsa?

MONSEN
Jes, falsa; kopiita; — ĉar mi estas ĝin vidinta.

LA ĈAMBELANO
Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Ĉe kiu?

MONSEN
Tion mi ne diras.

LA ĈAMBELANO
Ha-ha; tion ni tamen malkaŝigos!

MONSEN
Aŭskultu min —!

LA ĈAMBELANO
Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la fiaĵojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metiĝas range inter la aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili!

MONSEN
Sinjoro ĉambelano, — pro vi mem kaj pro multaj aliaj —

LA ĈAMBELANO
Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto —! Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado, kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventaĵo kiun vi serĉas? Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras manĝadon kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn ĉasi laŭ la vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino freneziĝis pro viaj diboĉoj kaj via kruda traktado.

[4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7).

MONSEN
Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn!

LA ĈAMBELANO
Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraŭ mi? Mi? Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio.

MONSEN
Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren —

LA ĈAMBELANO
Tiun vojon!

MONSEN
Mi konas la vojon, sinjoro ĉambelano! (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO
(aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; — envenu!

RINGDAL
Sinjoro ĉambelano?

LA ĈAMBELANO
(vokas enen en la sidĉambron) Sinjoro doktoro; bonvenu —! Nun, Ringdal, miaj antaŭdiroj plenumiĝas.

FJELDBO
Pri kio mi servu, sinjoro ĉambelano?

RINGDAL
Ĉu la ĉambelano faris antaŭdirojn?

LA ĈAMBELANO
Kion vi nun diros, doktoro? Vi ĉiam pensis, ke mi troigis, kiam mi diris, ke Monsen koruptis la homojn ĉi tie.

FJELDBO
Nu jes; kaj sekve kio?

LA ĈAMBELANO
Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel ŝajnas al vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo.

RINGDAL
Falsaj paperoj?

LA ĈAMBELANO
Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia!

FJELDBO
Sed pro dio, kiu faris tion?

LA ĈAMBELANO
Kiel povas mi scii? Ĉu mi konas ĉiujn friponojn? Sed tio estu malkaŝigata. — Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti lokigitaj aŭ en la ŝparbanko aŭ en la ferfareja pruntejo. Veturu supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone scias pri ĉio. Eksciiĝu ĉu ekzistas tia papero —

FJELDBO
Tuj; tuj!

RINGDAL
Lundestad estas hodiaŭ ĉi tie en la ferfarejo; li partoprenas renkontiĝon de la lerneja komisiono.

LA ĈAMBELANO
Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin ĉi tien.

FJELDBO
Senprokraste; estos baldaŭ prizorgata. (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO
Kaj vi, Ringdal, devas informiĝi en la pruntejo. Tuj post kiam ni estos sciiĝintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu bonkoreco pri tiuj fraŭduloj!

RINGDAL
Bone, sinjoro ĉambelano. Je Dio; tiaĵon mi neniam kredus. (eliras dekstre)

(La ĉambelano kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas Erik Bratsberg de la fono.)

ERIK BRATSBERG
Kara patro —!

LA ĈAMBELANO
Nu, ĉu estas vi?

ERIK BRATSBERG
Mi devas absolute paroli kun vi.

LA ĈAMBELANO
Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas?

ERIK BRATSBERG
Vi scias, patro, ke mi neniam antaŭe miksis vin en miajn komercaferojn.

LA ĈAMBELANO
Ne, tion mi ankaŭ severe rifuzus.

ERIK BRATSBERG
Sed hodiaŭ mi devas —

LA ĈAMBELANO
Kion vi devas?

ERIK BRATSBERG
Patro, vi devas helpi min!

LA ĈAMBELANO
Mono! Jes vi povos fidi, ke —!

ERIK BRATSBERG
Nur unu solan fojon! Mi ĵuras, ke mi neniam plu —; mi diru al vi, ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli —

LA ĈAMBELANO
Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon.

ERIK BRATSBERG
Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion?

LA ĈAMBELANO
Monsen mem.

ERIK BRATSBERG
Ĉu Monsen ĉeestis?

LA ĈAMBELANO
Jes, ĝuste nun; kaj mi montris al li la pordon.

ERIK BRATSBERG
Patro, se vi ne helpas min, mi estos ruinigita.

LA ĈAMBELANO
Vi?

ERIK BRATSBERG
Jes; Monsen apogis min per mono. Ili montriĝis ege multekostaj; kaj nun cetere estas la pagdato —

LA ĈAMBELANO
Jen ni vidas! Kion mi estas dirinta —?

ERIK BRATSBERG
Jes, jes; estas tro malfrue paroli pri —

LA ĈAMBELANO
Ruinigita? Post paso de du jaroj! Jes, kiel povus vi ion alian atendi? Kion vi volis inter tiuj friponoj, kiuj blindigas la vidon de homoj per kapitaloj, kiuj neniam ekzistis? Tio ja ne estis socio por vi; — inter tiuj uloj oni devas esti ruza, alie oni malsukcesas; tion vi nun vidas.

ERIK BRATSBERG
Ĉu vi volas savi min aŭ ne?

LA ĈAMBELANO
Ne; lastan fojon: ne; mi ne volas.

ERIK BRATSBERG
Mia honoro estas en risko —

LA ĈAMBELANO
Ho, neniujn altflugajn parolmanierojn! Tute ne estas afero pri honoro esti sukcesa komercisto ĉi tie; kontraŭe, mi dirus. Iru hejmen kaj ordigu por vi; donu al ĉiu la sian, kaj finu pri tio plej eble plej frue.

ERIK BRATSBERG
Ho, vi ne scias —!

(Selma kaj Tora venas de la sidĉambro.)

SELMA
Ĉu estas Erik, kiu parolas? — Dio, kio okazis?

LA ĈAMBELANO
Nenio. Eniru reen.

SELMA
Ne, mi ne iros. Mi volas scii. Erik, kio estas?

ERIK BRATSBERG
Estas tio, ke mi estas ruinigita.

TORA
Ruinigita!

LA ĈAMBELANO
Jen, jen!

SELMA
Kio estas ruinigita?

ERIK BRATSBERG
Ĉio.

SELMA
Ĉu vi pensas pri via mono?

ERIK BRATSBERG
Mono, domo, heredo, — ĉio!

SELMA
Jes, tio estas ĉio por vi.

ERIK BRATSBERG
Selma, venu, ni ekiros. Nun vi estas la sola, kion mi havas. Ni portu la malfeliĉon kune.

SELMA
La malfeliĉon? Porti ĝin kune? (kun krio) Ĉu nun mi estas sufiĉe bona!

LA ĈAMBELANO
Je nomo de Dio —!

ERIK BRATSBERG
Pri kio vi pensas?

TORA
Ho, sed regu vin!

SELMA
Ne! Mi ne volas! Mi ne povas plu silenti kaj hipokriti kaj mensogi! Nun vi sciu. Nenion volas mi porti!

ERIK BRATSBERG
Selma!

LA ĈAMBELANO
Infano, kion vi diras?

SELMA
Kaj, kiel vi mistraktis min! Senhonte de ĉiuj! Ĉiam mi akceptus; neniam mi rajtus doni. Mi estis la malriĉulino inter vi. Neniam vi venis postulante iun oferon de mi; por nenio mi estis sufiĉe bona porti. Mi malamas vin! Mi abomenas vin!

ERIK BRATSBERG
Kio do estas tio ĉi?

LA ĈAMBELANO
Ŝi estas malsana; ŝi estas freneza!

SELMA
Kiel mi ne soifis por guto de viaj ĉagrenoj! Sed se mi petis, vi havis nenion alian ol belan ŝercon por forpuŝi min. Vi vestis min kiel pupon; vi ludis kun mi, kiel oni ludas kun infano. Ho mi havis en mi ĝojegon por porti pezaĵon; mi havis seriozecon kaj sopiron al ĉio, kio sturmas kaj suprenlevas kaj altigas. Nun mi estas sufiĉe bona; nun kiam Erik nenion alian havas. Sed mi ne volas esti tiu, al kiu oni fine sin turnu. Nun mi nenion volas havi el viaj ĉagrenoj. Mi volas for de vi! Prefere mi ludu kaj kantu sur la strato —! Lasu min; lasu min! (Ŝi rapidas elen en la fono.)

LA ĈAMBELANO
Tora; ĉu estas senco en ĉio tio, aŭ —?

TORA
Ho, jes; nun unue mi vidas; estas senco en tio. (elen en la fono)

ERIK BRATSBERG
Ne! Ĉion alian; sed ne ŝin! Selma! (elen tra la fona pordo)

RINGDAL
(venas de dekstre) Sinjoro ĉambelano —

LA ĈAMBELANO
Kion vi volas?

RINGDAL
Mi venas de la pruntejo —

LA ĈAMBELANO
De la pruntejo? Nu jes, la kambio —

RINGDAL
Ĉio estas en ordo; neniam estis kambio kun via nomo.

(Doktoro Fjeldbo kaj bienulo Lundestad venas de la fono.)

FJELDBO
Blinda alarmo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO
Nu do? eĉ ne en la ŝparbanko?

LUNDESTAD
Tute ne. En ĉiuj jaroj, kiam mi estris la bankon, mi ne vidis vian nomon; — nu, tio do kompreneble: krom la kambio de via filo.

LA ĈAMBELANO
Kambio de mia filo?

LUNDESTAD
Jes, sur tiu kambio frue en la printempo, kiun vi akceptis por li.

LA ĈAMBELANO
Mia filo? Mia filo! Kion vi permesas al vi —

LUNDESTAD
Sed, je Dio, pripensu do; la kambio de via filo por 2000 taleroj —

LA ĈAMBELANO
(palpas por seĝo) Ho vi kompatanta —!

FJELDBO
Je nomo de Jesuo!

RINGDAL
Do ne estas eble —!

LA ĈAMBELANO
(falglitis sur la seĝon) Trankvile; trankvile! Kambio de mia filo? Akceptita de mi? De 2000 taleroj?

FJELDBO
(al Lundestad) Kaj tiu kambio, ĝi estas en la ŝparbanko?

LUNDESTAD
Ne plu nun; pasintan semajnon ĝi estis pagata de Monsen —

LA ĈAMBELANO
De Monsen!

RINGDAL
Eble Monsen ankoraŭ estas en la farejo; mi volas tuj —

LA ĈAMBELANO
Restu ĉi tie!

DANIEL HEJRE
(venas de la fono) Bonan matenon, miaj sinjoroj! Bonan matenon, altestimataj; estiman dankon pro la agrabla vespero hieraŭ. Nun vi aŭdu historiojn —

RINGDAL
Pardonu; ni estas okupataj —

DANIEL HEJRE
Estas aliuloj, kiuj ankaŭ estas okupataj; la proprietulo en Storli, ekzemple —

LA ĈAMBELANO
Monsen?

DANIEL HEJRE
He-he; estas sublima historio! La balotkabaloj estas en plena evoluo. Ĉu vi scias kion oni intencas? Oni volas subaĉeti vin, altestimata!

LUNDESTAD
Subaĉeti, vi diras?

LA ĈAMBELANO
Oni juĝas de la pomo al la trunko.

DANIEL HEJRE
Jes estas, je Dio, la plej kruda, kion mi aŭdis. Mi venas enen ĉe sinjorino Rundholmen por ekhavi gluton. Tie sidas proprietulo Monsen kaj advokato Stensgård trinkante portvinon; iu aĉaĵo; tvi[5] je diablo, mi ne volus preni tiaĵon en mian buŝon; nu ja, efektive ili ja nenion ofertis al mi, ne, ne. Sed jen diras Monsen: Kiom vi vetas, li diras, ke ĉambelano Bratsberg aliĝos al nia partio je la elekto morgaŭ por elektuloj? Jen mi diras, kiel tio okazus? Ho, li diras, helpe de tiu kambio —

[5] Norvega interjekcio, kiu signifas “spitmoko”.

FJELDBO kaj RINGDAL
Kambio?

LUNDESTAD
Je la elekto por elektuloj?

LA ĈAMBELANO
Nu! Kaj sekve?

DANIEL HEJRE
Nu, mi ne scias ion pli. Estis kambio, mi aŭdis, — de 2000 taleroj. Tiel alte oni taksas altrangulojn. Ho, estas hontinda jeno!

LA ĈAMBELANO
Kambio de 2000 taleroj?

RINGDAL
Kaj ĝin havas Monsen?

DANIEL HEJRE
Ne, li transdonis ĝin al advokato Stensgård.

LUNDESTAD
Nu tiel.

LA ĈAMBELANO
Ĉu vi estas certa pri tio?

DANIEL HEJRE
Je Dio ke mi estas certa pri tio. Vi povas uzi ĝin, kiel vi plej bone scias kaj volas, li diris. Sed mi ne komprenas —

LUNDESTAD
Aŭskultu nun, sinjoro Hejre; — kaj ankaŭ vi, Ringdal —

(Ĉiuj tri parolas mallaŭte kune en la fono.)

FJELDBO
Sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO
Jes.

FJELDBO
La kambio de via filo kompreneble estas aŭtentika —

LA ĈAMBELANO
Oni kredus tion.

FJELDBO
Kompreneble. Sed se la falsa kambio aperos —?

LA ĈAMBELANO
Mi ne faros iun denuncon al la vokto.

FJELDBO
Kompreneble; — sed vi devas fari ion pli.

LA ĈAMBELANO
(ekstaras) Mi ne povas fari ion pli.

FJELDBO
Jes, jes, pro Dio; vi povas kaj vi devas. Vi devas savi la malfeliĉulon —

LA ĈAMBELANO
Kiamaniere?

FJELDBO
Simple; rekonu vian subskribon.

LA ĈAMBELANO
Vi opinias, sinjoro ferfareja doktoro, ke en nia familio oni povas fari kion ajn?

FJELDBO
Mi opinias la plej bonan, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO
Kaj vi solan momenton povis kredi min kapabla por mensogo? Por ludi sub mantelo kun fraŭduloj?

FJELDBO
Kaj ĉu vi scias kion tio ĉi tiras post si?

LA ĈAMBELANO
Tio fariĝos afero inter la krimulo kaj la punleĝo.

(Li eliras maldekstre.)

Kurteno

KVARA AKTO

(Gastigĉambro ĉe sinjorino Rundholmen. Enirpordo en la fono; pli malgrandaj pordoj ambaŭflanke. Dekstre estas fenestro; antaŭ tiu estas tablo kun skribiloj; alia tablo, iom retirita, meze en la ĉambro.)

SINJORINO RUNDHOLMEN
(laŭtvoĉe interne maldekstre) Jes, tion mi tute ne atentas! Vi povas diri, ke ili estas venintaj ĉi tien por voĉdoni, ne por trinki. Se ili ne volas atendi, ili faru laŭ propra volo.

STENSGÅRD
(venas de la fono) Bonan matenon! Hm; hm! Sinjorino Rundholmen! (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Bonan matenon, sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN
(de interne) Uŝ, kiu estas?

STENSGÅRD
Estas mi, — Stensgård! Ĉu mi povas enveni?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, je Dio; Vi ne devas! Mi ne estas metinta la vestaĵojn.

STENSGÅRD
Ho kio? Ĉu vi ellitiĝis tiel malfrue hodiaŭ?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, mi efektive estis piede antaŭ ol la diablo surŝuigis sin; sed tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko ĵetita sur la kapon; ŝi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas rigardi min, sinjoro Stensgård. — Uŝ, — jen iu denove! (ĵetfermas la pordon)

PRESISTO ASLAKSEN
(kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensgård!

STENSGÅRD
Nu, tie enprenita?

ASLAKSEN
Jes, tie ĝi estas. Jen vidu: “La Solenado de la Eidsvolltago”, — “de nia speciala korespondanto”. Jen, sur la dua paĝo, staras pri la fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis ĉion krudan interspacigite.

STENSGÅRD
Ŝajnas al mi, ke ĉio estas interspacigita.

ASLAKSEN
Nu jes, fariĝis preskaŭ ĉio.

STENSGÅRD
Kaj la kroma numero kompreneble distribuiĝis hieraŭ.

ASLAKSEN
Kompreneble; al la tuta paroĥo, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj. Ĉu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron)

STENSGÅRD
(trakuras la gazeton) — — “La honestulo Anders Lundestad intencas rezigni pri la parlamenta elekto” — “longa kaj fidela servo” — “kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!” Hm; — “tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj” — “advokato Stensgård, la gvidanta ideo de la asocio” — “laŭtempaj reformoj, pli facila akiro de prunto” — Nu ja, estas efektive bone verkita. Ĉu la elektado komenciĝis?

ASLAKSEN
Ĝi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj kun rajto voĉdoni kaj la aliuloj.

STENSGÅRD
Ho, je diablo pri la aliuloj, — jes, inter ni dirite do. Nu, eliru nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj —

ASLAKSEN
Nu jes; jes bone!

STENSGÅRD
Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskaŭ samopiniaj —

ASLAKSEN
Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn.

STENSGÅRD
Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiaŭ —

ASLAKSEN
Ho, kiel tio —!

STENSGÅRD
Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankaŭ por vi mem; via gazeto —; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin —

ASLAKSEN
Ho, je diĉjo mi ne volas pli aŭdi; mi opinias, ke ĉiu ajn gardu sin mem. (eliras dekstre)

SINJORINO RUNDHOLMEN
(bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensgård; jen vi havas min. Ĉu estus io grava —?

STENSGÅRD
Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen venas.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Efektive li ne venos ĉi tien hodiaŭ.

STENSGÅRD
Ĉu li ne venos?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, li forveturis hodiaŭ matene je la kvara; li ja ĉiam estas survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras. Li volis pruntepreni monon, vi sciu.

STENSGÅRD
Ĉu Monsen?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes. li estas vera ulo por elspezi monon. Ke li nur sukcesu. Kaj tion mi ankaŭ esperas por vi; jes, ĉar estas iuj, kiuj diras, ke vi estos elektata por la parlamento.

STENSGÅRD
Mi? Babilaĵo. Kiu diras tion?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad.

DANIEL HEJRE
(de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, tamen ne.

DANIEL HEJRE
Je Dio, kiel glora! Do ĉu ne estas por mi, ke vi beligis vin?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, certe. Estas ja por la fraŭloj, ke oni beligas sin, mi scias.

DANIEL HEJRE
Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedaŭrinde ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, diable; por sin geedzigi oni havas sufiĉe da tempo.

DANIEL HEJRE
Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas ĝuste io, kio postulas sian viron. Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon. Jes, ĉar edziniĝi vi devus.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Nu, sciu; mi foje pensas pri tio.

DANIEL HEJRE
Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la feliĉon de geedzeco — karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankaŭ faris; sed viro tamen estas viro.

DANIEL HEJRE
Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino estas vidvino —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Kaj komerco estas komerco. Ho, preskaŭ konfuziĝas en mi pro ĉio, kion mi devas pripensi. Aĉeti volas ili ĉiuj; sed kiam venas la tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi malfacilaĵojn. Mi pensas ke mi baldaŭ devas dungi firman advokaton.

DANIEL HEJRE
Jes, sed aŭdu, sinjorino Rundholmen, — tiaokaze vi devus efektive celi advokaton Stensgård; li estas libera kaj ne ligita —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Uŝ, via buŝaĉo; mi ne volas aŭskulti vin plu. (elen dekstre)

DANIEL HEJRE
Solida virino, tiu! Taŭga kaj vigla; ĝis nun neniujn infanojn; monon rentodonan. Klera ŝi ankaŭ estas; vastan legadon, sciu!

STENSGÅRD
Vastan legadon; ĉu?

DANIEL HEJRE
He-he; jenon mi pensus; ŝi servis dum du jaroj en la pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiaŭ vi havas aliajn aferojn por pripensi, mi opinias.

STENSGÅRD
Tute ne; mi eble eĉ ne donos mian voĉon. Sed por kiu vi voĉdonos, sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE
Mi ne havas voĉdonrajton, altestimata! Restis ja nur unu matrikulita hundujo por vendo, kaj tiun vi ricevis.

STENSGÅRD
Se vi fariĝus sendoma, mi translasu ĝin.

DANIEL HEJRE
He-he; vi estas ŝercema; — aĥ jes, tiu kara juneco, ĝi havas benitan humoron. Sed nun mi almenaŭ eliru por vidi la menaĝerion. Via tuta asocio alvenis, mi aŭdas. (vidas doktoron Fjeldbo, kiu venas de la fono.) Jen ankaŭ la doktoro! Jes, certe estas nome de la scienco ke vi prezentas vin?

FJELDBO
Nome de la scienco?

DANIEL HEJRE
Jes, pro la epidemio; erupciis ja ĉi tie maligna rabies agitatoria. Nia Sinjoro estu kun vi, miaj karaj junaj amikoj! (elen dekstre)

STENSGÅRD
Aŭskultu; diru rapide, ĉu vi vidis la ĉambelanon hodiaŭ?

FJELDBO
Jes.

STENSGÅRD
Kaj kion li diris?

FJELDBO
Kion li diris?

STENSGÅRD
Nu jes; mi ĵus skribis al li.

FJELDBO
Ĉu vi tion faris? Kion vi skribis?

STENSGÅRD
Ke mi tenas min al la espero pri lia filino; ke mi volas paroli kun li pri tiu afero, kaj ke mi tial venos al li morgaŭ.

FJELDBO
Vi devus almenaŭ prokrasti la viziton. Estas la datreveno de la sinjoro ĉambelano morgaŭ; venos tien multaj homoj —

STENSGÅRD
Ĝuste tial; ju pli, des pli bone. Mi havas bonajn kartojn en la mano, vi sciu.

FJELDBO
Kaj al tiuj kartoj vi eble aludis?

STENSGÅRD
Kiel?

FJELDBO
Mi pensas, ke vi eble beligis vian amdeklaron per tiaj etaj minacoj aŭ tiaĵoj?

STENSGÅRD
Fjeldbo, vi vidis la leteron!

FJELDBO
Ne, mi certigas al vi —

STENSGÅRD
Nu ja, efektive, — mi minacis lin.

FJELDBO
Jes, kaj tial mi kvazaŭ havas respondon al vi.

STENSGÅRD
Respondon? Eldiru, homo!

FJELDBO
(montras al li sigelitan paperon) Jen vidu. La voĉdonslipo de la sinjoro ĉambelano.

STENSGÅRD
Kaj por kiu li voĉdonos?

FJELDBO
Li almenaŭ ne voĉdonos por vi.

STENSGÅRD
Por kiu do? Por kiu, mi demandas?

FJELDBO
Por la guberniestro kaj la pastoro.

STENSGÅRD
Kio do? Eĉ ne por Lundestad?

FJELDBO
Ne. Kaj ĉu vi scias kial? Ĉar Lundestad volas nomi vin kiel sian posteulon.

STENSGÅRD
Ĝis tiom li kuraĝas daŭrigi!

FJELDBO
Jes, li kuraĝas. Kaj li aldonis: Se vi renkontas Stensgård, diru al li, kiel mi voĉdonos; li sciu sur kiu piedo li havas min.

STENSGÅRD
Bone; li ricevu, kion li deziras.

FJELDBO
Pripensu; estas danĝere malkonstrui malnovan turon, — oni riskas mem kuntiriĝi.

STENSGÅRD
Ho, mi fariĝis lerta post kelkaj tagoj.

FJELDBO
Ĉu? Vi almenaŭ ne fariĝis pli saĝa, ol daŭre lasi maljuna Lundestad kuntiri vin.

STENSGÅRD
Vi ne kredas, ke mi travidis Lundestad? Vi ne kredas, ke mi komprenas, ke li turnis sin al mi, ĉar li opiniis ke mi persvadis la ĉambelanon, kaj ĉar li volis spliti nian asocion kaj teni Monsen ekstere.

FJELDBO
Sed nun, kiam li scias, ke vi ne persvadis la ĉambelanon, —

STENSGÅRD
Li tro foren iris por retiri sin; mi utiligis la tempon, distribuis pamfletojn; la plimulto de liaj sekvantoj ne alvenos; ĉiuj la miaj ĉeestas —

FJELDBO
Estas granda salto de elektulo al parlamentano.

STENSGÅRD
Lundestad bone scias, ke se li perfidas min en la elektulkunveno, mi estos kapablulo por agiti lin el la komunuma reprezentantaro.

FJELDBO
Ne malbone kalkulite. Sed por ke ĉio tio fariĝu sukceso, ĉu vi mem sentas ke vi estu pli forte enradikiĝinta ĉi tie ol nun?

STENSGÅRD
Jes, tiuj ĉi homoj postulas ja ĉiam materialan sekurecon, egalecon en interesoj —

FJELDBO
Ĝuste; kaj tial fraŭlino Bratsberg estu oferata.

STENSGÅRD
Oferata? Tiel mi estus fripono, tute simple. Sed mi sentas profunde, ke fariĝos ŝia feliĉo. Kio nun? Fjeldbo, kio do estas? Ankaŭ vi kovas ruzaĵon —

FJELDBO
Mi?

STENSGÅRD
Jes, vi faras! Silente vi kontraŭlaboras min. Kial vi faras tion? Estu sincera —! Ĉu vi volas?

FJELDBO
Sincere dirite, ne. Vi estas tro danĝera, tro senskrupula, — nu-nu-nu, almenaŭ tro senkonsidera, por ke oni kuraĝu esti sincera rilate al vi. Tion kion vi ekscias, vi uzas senkonsidere. Je mia amikeco mi konsilas al vi: forigu fraŭlinon Bratsberg el viaj pensoj.

STENSGÅRD
Mi ne povas. Mi devas savi min el tiu aĉa malnobleco en kiu mi staras ĉi tie. Mi ne povas plu vivi en tiu ĉi konfuza miksaĵo. Jen mi devas akcepti esti brake subtenata de Ole Persen kaj Per Olsen, devas flustri kun ili en la anguloj, trinki kune kun ili, ekridi pri iliaj bavarbieraj spritaĵoj, cidiri al seminarianoj kaj tiaj duone studintaj rabistoj. Kiel povas mi konservi freŝa mian amon al la popolo meze en tio ĉi? Estas kvazaŭ la fulma vorto perfidas min. Mi ne havas eblecon por kubutadi, ne puran aeron por spiri. Ho, foje kreskas en mi sopiro al noblaj virinoj. Mi volas ion en kio estas beleco! Mi kuŝas ĉi tie kiel en feĉa golfo, kaj tie fore ondas la klara, blua fluo preterpase; — ho, kiel do vi povas kompreni tiaĵon!

LUNDESTAD
(el la fono) Jen oni renkontas bonulojn. Bonan matenon!

STENSGÅRD
Nun vi aŭdu novaĵon, sinjoro Lundestad! Ĉu vi scias por kiu voĉdonos la ĉambelano?

FJELDBO
Silentu; ne estas honeste de vi!

STENSGÅRD
Pri tio mi ne atentas. Li voĉdonos por la guberniestro kaj la pastoro.

LUNDESTAD
Nu jes, tion ni devis atendi. Vi ja tute detruis la aferon rilate al li; — mi ja petis vin saĝe ekludi viajn kartojn.

STENSGÅRD
Mi ludos saĝe — de nun.

FJELDBO
Gardu vin, ĉu aliuloj ne faru la samon. (eksteren dekstre)

STENSGÅRD
Estas io insida en tiu homo. Ĉu vi komprenas kio tio estas?

LUNDESTAD
Ne, mi ne povas. Sed jen aŭdu, — mi vidas ke vi aperigis ion en la gazeto.

STENSGÅRD
Mi?

LUNDESTAD
Jes, kun tia belega nekrologo pri mi.

STENSGÅRD
Kompreneble estas Aslaksen, tiu besto —

LUNDESTAD
Ankaŭ via atako kontraŭ la ĉambelano staras tie.

STENSGÅRD
Tio estas nekonata por mi. Se mi volas ataki la ĉambelanon, mi havas pli akrajn armilojn.

LUNDESTAD
Ĉu?

STENSGÅRD
Ĉu vi scias pri tiu kambio? Rigardu ĝin. Ĉu ĝi estas valida?

LUNDESTAD
Ĉu ĝi validas? Jena kambio?

STENSGÅRD
Jes, certe; rigardu ĝin proksime.

DANIEL HEJRE
(de dekstre) Sed pro diablo kio do estas —? Aha, jen vidu! Ho ne, mi petas vin, sinjoroj, restu starantaj! Ĉu vi scias pri kio vi vive memorigis min? Vi memorigis min pri somernokto en alta Nordio.

LUNDESTAD
Stranga parabolo.

DANIEL HEJRE
Tre simpla parabolo. La kuŝanta kaj kreskanta suno en kortuŝa kunligo. Ho, vere bonege! Sed jen, pro diablo, kio okazas tie ekstere? La ŝtatanoj ĉirkaŭkuras kiel konfuzitaj kokinoj klukantaj kaj kokerikantaj kaj ne scias sur kiun stangon eksidi.

STENSGÅRD
Jes, ĉar estas ja ankaŭ grava tago.

DANIEL HEJRE
Ho, vi kun via graveco. Ne, estas io tute alia, miaj karaj amikoj! Oni flustras pri granda ruino; bankroto, — ja, ne politika, sinjoro Lundestad; je Dio!

STENSGÅRD
Bankroto?

DANIEL HEJRE
He-he, nun viviĝis la advokato. Jes, bankroto; estas iuj kiuj staras antaŭ falo; la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo; — sufiĉe; laŭdire du fremdaj sinjoroj preterveturis; sed kien? Kiujn tio koncernas? Ĉu vi ion scias, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD
Mi scias pri la arto silenti, sinjoro Hejre.

DANIEL HEJRE
Kompreneble; vi estas ja politika estaĵo, politikisto, he-he! Sed je mia sano, mi deviĝas foren por trovi lumon en la afero. Estas ege amuze pri tiuj kruckambiuloj; ili estas kiel perloj sur ŝnuro: se unue unu elrulas, ĉiuj elrulas. (elen en la fono)

STENSGÅRD
Ĉu estas iu vero en tiu babilado?

LUNDESTAD
Vi montris al mi kambion. Ŝajnis al mi ke mi vidis la nomon de grandkomercisto Bratsberg sur ĝi.

STENSGÅRD
Ankaŭ tiun de la ĉambelano.

LUNDESTAD
Kaj vi tamen demandis al mi ĉu ĝi validas.

STENSGÅRD
Jes, certe; nur rigardu ĝin.

LUNDESTAD
Je Dio, ĝi ne estas sufiĉe bona.

STENSGÅRD
Vi do vidas?

LUNDESTAD
Kion?

STENSGÅRD
Ke ĝi estas falsa.

LUNDESTAD
Falsa? Falsaj kambioj ordinare estas la plej sekuraj; ilin oni pagas unue.

STENSGÅRD
Sed kion vi pensas? Ĉu ĝi ne estas falsa?

LUNDESTAD
Tiel bone ne estas.

STENSGÅRD
Kiel do?

LUNDESTAD
Mi timas ke estas tro multaj el tiaĵoj, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD
Ĉu? Tamen do ne eblas ke —?

LUNDESTAD
Se grandkomercisto Bratsberg elrulas de la ŝnuro, do eble sekvos tiuj, kiuj estas plej proksimaj.

STENSGÅRD
(kaptas lian brakon) Kiujn vi aludas per plej proksimaj?

LUNDESTAD
Ĉu estas iuj pli proksimaj ol patro kaj filo?

STENSGÅRD
Sed bona Dio —!

LUNDESTAD
Ne venas de mi! Memoru ke estas Daniel Hejre, kiu parolis pri bankroto kaj ruino kaj —

STENSGÅRD
Tio ĉi estas kvazaŭ fulmofrapo sur min.

LUNDESTAD
Ho, multaj bonstatuloj falos de la stango. Iu estas tro bonvolema, li garantias; enkasa mono ne estas havebla; kaj se bienoj metiĝas al aŭkcio, ili vendiĝos por nen— — —

STENSGÅRD
Kaj ĉio jeno kompreneble trafos, — trafos ankaŭ la infanojn!

LUNDESTAD
Jes; por la fraŭlino mi vere bedaŭras. El patrina heredaĵo ne multe restas; kaj Dio scias ĉu estas sekura la malmulton kiun ŝi havas.

STENSGÅRD
Ho, nun mi komprenas la konsilon de Fjeldbo; li tamen estas la ĉiam fidela!

LUNDESTAD
Kion doktoro Fjeldbo diris?

STENSGÅRD
Li estas tro fidela por ion diri; sed mi tamen komprenas lin. Kaj mi eĉ komprenas vin nun, sinjoro Lundestad.

LUNDESTAD
Ĉu vi ĝis nun ne komprenis min?

STENSGÅRD
Ne funde; mi forgesis la rakonton pri la ratoj kaj la brulanta domo.

LUNDESTAD
Ne estis precipe bele dirite. Sed kio estas al vi? Vi aspektas konfuzite. Je Dio, mi do ne estas farinta iun malbonon?

STENSGÅRD
Kian malbonon?

LUNDESTAD
Jes ja; mi vidas. Ho mi maljuna bruto! Kara sinjoro Stensgård, se vi vere amas la knabinon, kiom gravas ĉu ŝi estas riĉa aŭ senhava?

STENSGÅRD
Kiom tio gravas? Ne, vere certe —

LUNDESTAD
Je Dio, feliĉa geedzeco tamen ne baziĝas sur mono, mi scias.

STENSGÅRD
Kompreneble.

LUNDESTAD
Kaj per laboremo kaj diligenteco vi fine prosperos. Ne timigu vin mizera ekonomia stato. Mi scias kio estas amo; mi multe legis pri tiu ĉapitro en mia juneco. Feliĉo en la domo; fidela virino —; kara, kara, aliru tiel ke vi ne vivos en pento poste.

STENSGÅRD
Sed kiel vi sekve statos?

LUNDESTAD
Statos kiel eblos. Ĉu vi opinias ke mi postulus tian koroferon de vi?

STENSGÅRD
Sed mi faros la oferon. Jes, mi montros al vi, ke mi havas forton por tio. Tie ekstere staras popolo en sopiro; ili postulas min kvazaŭ en senvorta plendo. Ho, kiel mi povus kuraĝi rifuzi!

LUNDESTAD
Jes, sed la bienposedanto —?

STENSGÅRD
Mi scios plenumi la postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj ĝin mi prenos. Mi malakceptas la feliĉon labori en rezigno por ŝi kiun mi amas. Mi diras al mia popolo: Jen mi, — prenu min!

LUNDESTAD
(rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi dotiĝis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensgård! (elen dekstre)

(Stensgård faras kelkajn paŝojn tien kaj reen sur la planko; foje li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste envenas Bastian Monsen de la fono.)

BASTIAN
Jen vi vidas min!

STENSGÅRD
De kie vi venas?

BASTIAN
De la nacio.

STENSGÅRD
Nacio? Kion tio signifas?

BASTIAN
Ĉu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj kuŝas ligitaj —

STENSGÅRD
Pro diablo, kiaj simio-petolaĵoj estas tio?

BASTIAN
Kio?

STENSGÅRD
Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; eĉ mian vestaĵon kaj mian manskribon vi kopias. Vi ĉesu pri tio.

BASTIAN
Kio nun? Ĉu ni du ne apartenas al la sama partio?

STENSGÅRD
Jes, sed mi ne toleras tiaĵon; — vi ridindigas vin mem —

BASTIAN
Ĉu mi ridindigas min mem similante vin?

STENSGÅRD
Jes, simiante min. Estu nun ĝentila, Monsen, kaj ĉesu pri tiaĵo; estas malagrable rigardi tiaĵon. Sed aŭskultu, diru — kiam revenos via patro?

BASTIAN
Pri tio mi nenion scias. Li vojaĝis al Kristiania, mi opinias; eble li ne revenos antaŭ ok tagoj.

STENSGÅRD
Ĉu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon, oni diras?

BASTIAN
Ankaŭ mi estas faronta negocon. Aŭskultu nun, Stensgård, vi devas fari al mi servon.

STENSGÅRD
Volonte; kio tio do estus?

BASTIAN
Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min. Mi devas ion fari, — mi volas edziĝi.

STENSGÅRD
Edziĝi? kun kiu?

BASTIAN
Tŝŝ! En ĉi tiu domo.

STENSGÅRD
Sinjorino Rundholmen?

BASTIAN
Tŝŝ! Jes, estas ŝi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engaĝi en ion tian. Ŝi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la familio de la ĉambelano de post la tempo kiam ŝia fratino tie servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos ŝin, mi eble ankaŭ ricevos kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, — mi amas ŝin, morto kaj plago!

STENSGÅRD
Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hipokritecon.

BASTIAN
Hipokritecon!

STENSGÅRD
Jes; vi almenaŭ mensogas por vi mem. Jen vi parolas en la sama spiro pri vojlaboroj kaj amo. Nomu do ĉiun aferon per sia ĝusta nomo. Estas io malpura en tio ĉi; mi ne volas engaĝi en tio —

BASTIAN
Sed aŭskultu do —!

STENSGÅRD
Lasu min stari ekstere, mi diras! (al doktoro Fjeldbo, kiu envenas de dekstre) Nu, kiel progresas la baloto?

FJELDBO
Por vi certe bonege. Mi ĵus parolis kun Lundestad; li diris, ke vi ricevos preskaŭ ĉiujn voĉojn.

STENSGÅRD
Nu, ĉu tiel!

FJELDBO
Sed diable, kiel tio utilas? Ĉar vi ja ne estas bienulo, vi —

STENSGÅRD
(stampfante) Ĉu ne estas diable!

FJELDBO
Nu, oni ja ne povas prizorgi du aferojn samtempe. Se oni volas venki je unu flanko, oni devas akcepti perdon je la alia. Adiaŭ! (elen en la fono)

BASTIAN
Kion li pensis pri venki kaj perdi?

STENSGÅRD
Tion mi diros al vi poste. Sed aŭskultu, kara Monsen, — por reveni al tio kion ni priparolis; mi promesis paroli favore pri vi —

BASTIAN
Ĉu vi promesis? Ŝajnis al mi ke vi diris tute kontraŭe —?

STENSGÅRD
Babilaĵo; vi ja ne permesis al mi paroli. Mi volus diri, ke estas io malpura en tio ĉi, miksi sian amon kune kun vojlaboroj kaj tiaĵoj; estas peko kontraŭ la plej nobla kion oni havas en sia brusto; — kaj tial, kara amiko, se vi do vere amas la knabinon —

BASTIAN
Vidvinon.

STENSGÅRD
Ho, jes-jes; tio estas ja la samo. Mi pensas, ke kiam oni vere amas virinon, tio do estas io kio en si mem devas esti decida —

BASTIAN
Jes, tiel pensas ankaŭ mi. Kaj tial vi do volas paroli por mi?

STENSGÅRD
Jes, tion mi faros kun granda ĝojo. Sed estas unu kondiĉo.

BASTIAN
Nu?

STENSGÅRD
Pago por pago, kara Bastian; — vi parolu por mi rekompence.

BASTIAN
Mi? Al kiu?

STENSGÅRD
Ĉu vi vere nenion rimarkis? Estas ja tamen tiel proksime.

BASTIAN
Ĉu do ne estas —?

STENSGÅRD
Ragna, via fratino, ja! Jes, estas ŝi. Ho, vi ne scias, kiel tio kaptis min vidi ŝin iri tie en silenta, senpretenda mastrumado —

BASTIAN
Ho, ĉu tio eblus?

STENSGÅRD
Tamen ke vi, kun via akra observemo tion ne rimarkis?

BASTIAN
Jes, iom pli frue eble ŝajnis al mi ke —; sed nun oni multe parolas pri via vizitado ĉe la familio de la ĉambelano —

STENSGÅRD
Ho, ĉu? Ĉe la ĉambelano? Jes, Monsen, mi sincere diru al vi, ke estis momento kiam mi kvazaŭ staris necerta; sed je Dio, tio preterpasis; nun mi klare vidas min mem kaj la vojon, kiun mi devas iri.

BASTIAN
Jen mia mano. Mi parolos, fidu tion. Kaj rilate al Ragna, ŝi nur kuraĝas fari kion mi kaj patro deziras.

STENSGÅRD
Sed via patro, — ĝuste tion mi dirus —

BASTIAN
Tŝŝ; morto kaj plago, jen mi aŭdas sinjorinon Rundholmen; parolu nun por mi, — se ŝi ne estas tro implikita en aferoj; ĉar en tiaj okazoj ŝi estas tre severa. Jes, kara, faru nun la plej bonan; la reston mi prenos sur min. Ĉu vi ne vidis presiston Aslaksen ĉi tie?

STENSGÅRD
Li certe estas ĉe la administrado de la elekto.

(Bastian eliras en la fono; samtempe sinjorino Rundholmen envenas de dekstre.)

SINJORINO RUNDHOLMEN
Nun iras glate, sinjoro Stensgård; ĉiuj voĉdonas por vi.

STENSGÅRD
Tio estas do stranga.

MADAM RUNDHOLMEN
Jes; Dio scias kion Monsen sur Storli diros.

STENSGÅRD
Aŭskultu vorton, sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN
Nu, kio estas?

STENSGÅRD
Ĉu vi volas aŭskulti min?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho jes ja, volonte.

STENSGÅRD
Nu bone. Vi ĵus parolis pri via soleca stato —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho, estis ja tiu terura, maljuna Hejre —

STENSGÅRD
Vi plendis pri tio kiel probleme estas sidi kiel vidvino —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, je Dio, vi provus tion, sinjoro Stensgård!

STENSGÅRD
Sed se nun venus lerta, juna viro —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Lerta, juna viro?

STENSGÅRD
Iu kiu longe silente amis vin —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, sciu do, nun mi ne volas plu aŭskulti vin.

STENSGÅRD
Vi devas! Juna viro kiu ankaŭ trovas probleme stari sola —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, kaj kio do? Mi tute ne komprenas vin.

STENSGÅRD
Ĉar vi nun povus krei feliĉon por du homoj, sinjorino Rundholmen, — por vi mem kaj —

SINJORINO RUNDHOLMEN
— kaj por lerta, juna viro?

STENSGÅRD
Nu bone; respondu al mi pri tio —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho ne, Stensgård, ĉu vi parolas serioze?

STENSGÅRD
Kiel vi kredus ke mi volus trompi vin! Ĉu vi do ne volus —?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, Dio scias ke mi volus! Kara dolĉa —

STENSGÅRD
(paŝon malantaŭen) Kion?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Uŝ, jen iuj!

(Fraŭlino Monsen rapide kaj maltrankvila venas de la fono.)

RAGNA
Permesu, — ĉu mia patro estas ĉi tie?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Via patro? Jes; ne; — mi ne scias; — pardonu —

RAGNA
Kie li estas?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Via patro? Nu; ne li preterveturis —

STENSGÅRD
Orienten al Kristiania.

RAGNA
Ne, tio ne eblas —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, pretere li veturis, tion mi scias. Ho, tamen, fraŭlino Monsen, vi ne povas kredi kiel ĝoja mi estas! Atendu iomete, dum mi kuras malsupren en la kelon por serĉi botelon de la pura. (elen maldekstre)

STENSGÅRD
Diru, fraŭlino, — ĉu vere estas via patro kiun vi serĉas?

RAGNA
Jes, vi ja aŭdas.

STENSGÅRD
Kaj vi ne sciis ke li estas forveturinta dehejme?

RAGNA
Ho, kion mi scias? Oni diras nenion al mi. Tamen al Kristiania? Ne eblas; ili estus lin renkontanta. Adiaŭ.

STENSGÅRD
(baras al ŝi la vojon) Ragna! Aŭskultu! Kial vi tiel ŝanĝiĝis rilate al mi?

RAGNA
Mi? Permesu al mi preteriri! Lasu min iri!

STENSGÅRD
Ne, vi ne iru! Mi tenas tion ĉi kiel providencon, ke vi venis en tiu ĉi momento. Ho, ne tiun evitemon; antaŭe vi kondutis alimaniere.

RAGNA
Jes, tio estas, je Dio, pasinta!

STENSGÅRD
Sed kial —!

RAGNA
Mi pli bone lernis koni vin; — bone ke mi tion lernis ĝustatempe.

STENSGÅRD
Nu tiel? Oni mensogis pri mi? Jes, mi eble mem kulpas, mi estis kvazaŭ teksita en erariĝo. Tio estas pasinta! Ho, kiam mi vidas vin, mi fariĝas pli bona homo. Estas vi, kiun mi vere kaj intime ŝatas; estas vi, kiun mi amas, Ragna, — vin kaj neniun alian!

RAGNA
Lasu min preterpasi! Mi timas vin —

STENSGÅRD
Ho, sed morgaŭ, Ragna, — ĉu mi tiam povas veni kaj paroli kun vi?

RAGNA
Jes, jes, je Dio; nur ne hodiaŭ.

STENSGÅRD
Nur ne hodiaŭ? Hura! Mi estas supre; mi estas feliĉa!

SINJORINO RUNDHOLMEN
(kun vino kaj kukoj de maldekstre) Jen, nun ni je ĉio trinku glason por sukceso kaj bonfarto.

STENSGÅRD
Por feliĉo en amo! Je la amo kaj la feliĉo! Hura por la tago morgaŭ! (li trinkas)

KANDIDATO HELLE
(de dekstre al Ragna) Ĉu vi trovis lin?

RAGNA
Ne, li ne ĉeestas. Venu. Venu!

SINJORINO RUNDHOLMEN
Sed, je Dio, kio estas?

KANDIDATO HELLE
Nenio; estas nur ke venis fremduloj al Storli, kaj —

RAGNA
Dankon pro via bonvoleco, sinjorino Rundholmen —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ho; ĉu vi jam denove ricevis fremdulojn sur la nukon?

RAGNA
Jes, jes; pardonu; mi devas iri hejmen. Adiaŭ!

STENSGÅRD
Adiaŭ, — ĝis morgaŭ!

(Kandidato Helle kaj fraŭlino Monsen eliras en la fono.)

DANIEL HEJRE
(de dekstre) Ha, ha; nun ruliĝas kiel bastonoj en rado! Stensgård, Stensgård, Stensgård, ili kokerikas; ĉiuj voĉdonas por li. Nun ankaŭ vi devus elekti lin sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN
Hi; vi ion diras. Sed ĉu ili ĉiuj voĉdonas por li?

DANIEL HEJRE
Jes, fakte ili faras; Stensgård ĝuas la fidon de la popolo, kiel estas la diro. Maljuna Lundestad ĉirkaŭiras kun vizaĝo kiel konfitita kukumo. Ho, estas vera ĝojo vidi tiaĵon.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Vi ne estu lin elektinta por nenio. Se mi ne povas voĉdoni, mi tamen povas regali. (eliras maldekstre)

DANIEL HEJRE
Aspekte vi estas vidvina favorito, vi sinjoro Stensgård! Jes, sciu do, — ŝin vi devus kapti, kaj vi estus bonhava, sinjoro!

STENSGÅRD
Sinjorino Rundholmen?

DANIEL HEJRE
Jes ĝuste; ŝi estas virino solida en ĉiuj direktoj; ŝi fariĝos la unua en la kokinejo kiam la splitaĵoj en Storli estos renversiĝintaj.

STENSGÅRD
Ĉu do ne estas io en malordo en Storli?

DANIEL HEJRE
Ĉu ne? Vi havas malfortan memorkapablon, altestimata. Ĉu oni ne parolas pri ruino kaj bankroto kaj —?

STENSGÅRD
Jes, jes, kaj kio plu?

DANIEL HEJRE
Kio plu? Jes, tion vi diru al mi. Jen oni serĉis Monsen; du sinjoroj estas venintaj al Storli —

STENSGÅRD
Paro da gastoj; jes, tion mi scias —

DANIEL HEJRE
Neinvititaj gastoj, mia kara juna amiko; oni flustras pri polico kaj pri avidaj kreditoroj; — estas malordo en la paperoj, vi sciu! Sed jen, — kia papero estis tiu, kiun vi ricevis de Monsen hieraŭ?

STENSGÅRD
Ho, estis iu papero. Malordo en la paperoj, vi diras? Aŭskultu; vi ja konas la subskribon de ĉambelano Bratsberg?

DANIEL HEJRE
He-he; certe mi konas.

STENSGÅRD
(elprenas la kambion) Nu, do rigardu tiun ĉi.

DANIEL HEJRE
Donu; mi vere estas iom miopa, sed — (post esti rigardinta) Jeno, estimata? Tio neniam estis de la mano de la ĉambelano.

STENSGÅRD
Neniam? Do efektive —!

DANIEL HEJRE
Kaj ĝi estas skribita de proprietulo Monsen?

STENSGÅRD
Ne, de grandkomercisto Bratsberg.

DANIEL HEJRE
Babilaĵo! Montru. (rigardas kaj redonas ĝin) Tiun vi povas uzi por ekbruligi vian cigaron.

STENSGÅRD
Kio do? Ankaŭ la nomo de la skribinto —?

DANIEL HEJRE
Falsa, juna sinjoro; falsigita, tiel certe kiel mi nomiĝas Daniel. Oni bezonas ja nur rigardi ĝin per la akra rigardo de malfido —

STENSGÅRD
Sed kiel do eblis —? Monsen devus ja ne esti sciinta —

DANIEL HEJRE
Monsen? Ne, tiu ulo havas scion nek pri siaj propraj paperoj nek pri tiuj de aliuloj. Sed bone estas, ke tio ĉi havu finon, sinjoro Stensgård! Estas kontentigo al la morala sento. Ho, mi ofte sentis min ekfajrigita de honesta kolero, se mi mem kuraĝas tion diri, irante ĉi tie kiel atestanto al —; nu sufiĉas. Sed la ridindaĵo pri ĉio estas tio, ke kiam nun Monsen falas, li unue kuntiras grandkomerciston Bratsberg; la grandkomercisto kuntiras la ĉambelanon —

STENSGÅRD
Jes, tion diris ankaŭ Lundestad.

DANIEL HEJRE
Sed kompreneble estas metodo en la bankroto. Atentu; mi estas maljuna aŭguristo: Monsen metiĝos en la punejon, la grandkomercisto ricevos pagkompromison kaj la ĉambelano metiĝos sub administrado; tio signifas ke liaj kreditoroj donacas al li kelkajn mil talerojn jare kiel vivdaŭran pension. Tiel tiaĵo fariĝas, sinjoro Stensgård! Mi scikonas tion; mi scikonas tion. Kion do diras la klasikulo? Fiat justitia, pereat mundus; tio signifas: Fi, kia justico estas en ĉi tiu putra mondo, sinjoro!

STENSGÅRD
(paŝante sur la planko) La unua kaj la alia! Ambaŭ vojoj baritaj!

DANIEL HEJRE
Kio diable —?

STENSGÅRD
Kaj tio ĝuste nun! Nun, — nun!

LIBROPRESISTO ASLAKSEN
(venas de dekstre) Gratulon; gratulon, sinjoro elektulo!

STENSGÅRD
Elektita?

ASLAKSEN
Per 117 voĉoj, — kaj Lundestad 53. La aliuloj disventiĝis.

DANIEL HEJRE
Do, via unua paŝo sur la kariero de la honoro, sinjoro Stensgård!

ASLAKSEN
Tio aldone kostos bovlon da punĉo —

DANIEL HEJRE
Jes, estas ja la unua paŝo kiu kostas, oni diras.

ASLAKSEN
(dekstren, vokante) Punĉo sur la tablon, sinjorino Rundholmen! La nova elektulo regalas!

(Bienulo Lundestad kaj pluraj voĉdonintoj laŭe venas de dekstre.)

DANIEL HEJRE
(kompate al Lundestad) 53! Jen la rekompenco al la griza civitano!

LUNDESTAD
(flustre al Stensgård) Ĉu vi nun staras fikse en tio kion —?

STENSGÅRD
Kiel utilas stari fikse, kie ĉio falas?

LUNDESTAD
Ĉu vi pensas, ke la ludo estus perdita?

ASLAKSEN
(returnen de maldekstre) Sinjorino Rundholmen mem elspezos por la punĉo; — ŝi estas la plej proksima al tio, ŝi diras.

STENSGÅRD
(frapita de penso) Sinjorino Rundholmen! La plej proksima al —!

LUNDESTAD
Kio?

STENSGÅRD
La ludo ne estas perdita, sinjoro Lundestad! (eksidas ĉe la tablo dekstre kaj skribas)

LUNDESTAD
(mallaŭte) Aŭdu, Aslaksen; ĉu vi akceptos ion en la gazeton por postmorgaŭ?

ASLAKSEN
Jes, je Dio, certe. Ĉu ĝi estas kruda?

LUNDESTAD
Certe ne kruda.

ASLAKSEN
Nu, sensignife; mi tamen akceptos ĝin.

LUNDESTAD
Estas mia politika testamento; mi skribos ĝin ĉi-vespere (transiras la plankon)

SERVISTINO
(de maldekstre) Jen punĉo de la sinjorino.

ASLAKSEN
Hura; nun viviĝas la lokaj rilatoj!

(Li metas la bovlon sur la mezan tablon, verŝas por ĉiuj, kaj dum la sekvo li ripetade trinkas. Bastian Monsen intertempe envenis de dekstre.)

BASTIAN
(mallaŭte) Nu, vi certe memoras mian leteron?

ASLAKSEN
Fidu; (frapas sian brustpoŝon) Jen mi havas ĝin.

BASTIAN
Kaj do vi prizorgos ĝin plej eble tuje; — kiam vi vidas ke ŝi estas libera, vi komprenas.

ASLAKSEN
Komprenas; komprenas! (krias) Venu! Jen la glasoj estas plenigitaj!

BASTIAN
Je la diablo, vi ne faros tion por nenio.

ASLAKSEN
Bone; bone. (al la servistino) Citronon, Karen; — ventrapide!

(Bastian malproksimiĝas.)

STENSGÅRD
Aŭdu vorton, Aslaksen; ĉu vi preterpasos ĉi tie morgaŭ vespere?

ASLAKSEN
Morgaŭ vespere? Jes, volonte.

STENSGÅRD
Bone; eniru kaj donu ĉi tiun leteron al sinjorino Rundholmen.

ASLAKSEN
De vi?

STENSGÅRD
Jes. Metu ĝin en la poŝon. Jen, jen. Do morgaŭ vespere.

ASLAKSEN
Ĝuste; estu trankvila.

(La servistino alportas la menditaĵojn. Stensgård iras al la fenestro.)

BASTIAN
Nun, vi, — ĉu vi parolis al sinjorino Rundholmen?

STENSGÅRD
Parolis? Nu jes, mi iomete parolis —

BASTIAN
Kaj kion vi opinias?

STENSGÅRD
Jes, — ja, ni interrompiĝis; mi ne povas diri al vi ion certan.

BASTIAN
Mi tamen provos; ŝi multe bedaŭras la vidvinan staton. Post horo mi deziras decidigi tion.

STENSGÅRD
Post horo?

BASTIAN
(vidas sinjorinon Rundholmen, kiu envenas de maldekstre) Tŝŝ; nenion atentigu! (iras trans la planko)

STENSGÅRD
(al Aslaksen, mallaŭte) Redonu al mi la leteron.

ASLAKSEN
Vi volas rehavi ĝin?

STENSGÅRD
Jes, tuj; mi prizorgos ĝin mem.

ASLAKSEN
Bonvolu; jen ĝi estas.

(Stensgård metas la leteron en la poŝon kaj eniras inter la aliulojn.)

SINJORINO RUNDHOLMEN
(al Bastian) Kion do vi diras pri la baloto, Monsen?

BASTIAN
Ĉion bonan; mi kaj Stensgård estas bonaj amikoj, vi sciu. Mi ne mirus ĉu li trovus lokon en la parlamento.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Sed tion via patro certe ne ŝatus.

BASTIAN
Ho patro, li havas tiom da feroj en la fajro. Cetere, se ili sendas Stensgård, la honoro tamen restos en la familio, mi pensas.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiel tio?

BASTIAN
Li iras svatante —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Dio do; ĉu li ion diris?

BASTIAN
Jes; kaj mi promesis paroli por li; tio iros; mi certe opinias ke Ragna ŝatas lin.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ragna?

LUNDESTAD
(proksimiĝas) Nu; pri kio vi parolas tiel vigle, sinjorino Rundholmen?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Imagu, li diras ke Stensgård iras svatante —

LUNDESTAD
Nu jes; sed la ĉambelano ne estas facile fleksebla —

BASTIAN
La ĉambelano?

LUNDESTAD
Li eble konsideras ŝin iom tro supera por ordinara advokato —

SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiu; kiu?

LUNDESTAD
La fraŭlino; la filino, kompreneble.

BASTIAN
Li do ne svatas fraŭlinon Bratsberg, mi scias?

LUNDESTAD
Je mia savo, li faras.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Kaj pri tio vi sakras?

BASTIAN
Kaj al mi li diris —! Audu; mi parolu kun vi! (Lundestad kaj Bastian al la fono)

SINJORINO RUNDHOLMEN
(proksimiĝas al Stensgård) Vi devas stari garde, Stensgård!

STENSGÅRD
Kontraŭ kiu?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Kontraŭ malbonaj homoj; troviĝas personoj kiuj incidas kontraŭ vi.

STENSGÅRD
Ke ili faru, — se ili nur ne incidas je iu certa.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiu estas tiu?

STENSGÅRD
(sekrete donas la leteron al ŝi) Jen; legu tion kiam vi estas sola.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Aĥ, tion mi ja sciis! (eniras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(de dekstre) Nu, mi aŭdas ke vi venkis, sinjoro advokato.

STENSGÅRD
Jes, mi faris, sinjoro administranto; kaj tion malgraŭ la klopodadoj de via altestimata ĉefo.

RINGDAL
Pri kio li klopodadis?

STENSGÅRD
Por min forvoĉdoni.

RINGDAL
Li uzas sian voĉdonrajton kiel ĉiu ajn.

STENSGÅRD
Domaĝe ke li verŝajne ne pli ofte uzos ĝin.

RINGDAL
Kion tio signifas?

STENSGÅRD
Mi pensas, ĉar estas diverse pri la paperoj —

RINGDAL
Pri la paperoj! Kiaj paperoj? Kion vi entreprenis?

STENSGÅRD
Ho, vi ne bezonas konduti kvazaŭ vi nenion komprenis. Ĉu ne estas ventego atendinda? Bankroto en granda skalo?

RINGDAL
Nu, tion mi aŭdas de ĉiuj flankoj.

STENSGÅRD
Kaj ĉu ne kaj la ĉambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj?

RINGDAL
Permeso, ĉu vi estas freneza?

STENSGÅRD
Nu, estas ja nature, ke vi provas kaŝi tion.

RINGDAL
Kion tio utilus? Ĉu tiaĵo povas esti kaŝata?

STENSGÅRD
Ĉu tio do ne estas vero?

RINGDAL
Eĉ ne silabo rilate al la ĉambelano. Sed kial vi povus kredi tiaĵon? Kiu kredigis tion al vi?

STENSGÅRD
Je la momento mi ne diras.

RINGDAL
Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kuŝas iu intenco.

STENSGÅRD
Intenco —!

RINGDAL
Jes, pripensu; ĉu ne estas iu, kiu konsiderus avantaĝon teni vin for de la ĉambelano —?

STENSGÅRD
Je mia savo; jes, jes; estas!

RINGDAL
La ĉambelano funde alte taksas vin —

STENSGÅRD
Ĉu li faras?

RINGDAL
Jes, kaj tion oni volas interrompi; — oni bazigas sin sur tio, ke vi ne konas la rilatojn ĉi tie, kaj ke vi estas ekflamiĝema kaj kredema; ke —

STENSGÅRD
Ho, tiuj saŭroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron!

RINGDAL
Kiun leteron?

STENSGÅRD
Ho, nenion. Sed ankoraŭ ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal, ĉu vi renkontos la ĉambelanon ĉi-vespere?

RINGDAL
Certe.

STENSGÅRD
Diru al li, ke estas nur frazaĵo, tiuj minacoj pri kiuj li certe scias; diru al li, ke morgaŭ mi venos mem por ĉion klarigi.

RINGDAL
Ĉu vi venos?

STENSGÅRD
Jes, por pruvi al li; — aĥ, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la ĉambelano ĉi tiun kambion de mi.

RINGDAL
La kambion —!

STENSGÅRD
Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu ĝin al li —

RINGDAL
Vere, sinjoro Stensgård —

STENSGÅRD
Kaj vi nur aldonu ĉi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi agas kontraŭ tiuj homoj, kiuj volas forvoĉdoni min el la elektul-baloto.

RINGDAL
Vi povas fidi tion. (eliras fone)

STENSGÅRD
Jen aŭdu, sinjoro Hejre, — kiel vi povis imagigi al mi tiun historion pri la ĉambelano?

DANIEL HEJRE
Kiel mi povis imagigi al vi —?

STENSGÅRD
Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo —

DANIEL HEJRE
Ej; jen vidu; ĝojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas mensogo, tio pri la ĉambelano.

LUNDESTAD
Tŝŝ; malĝusta spuro; efektive ĝi estas pli proksima.

STENSGÅRD
Kiel pli proksima?

LUNDESTAD
Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen —

STENSGÅRD
Ĉu!

DANIEL HEJRE
Nu, ĉu mi ne antaŭdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en Storli —

LUNDESTAD
Li forveturis ĉimatene, antaŭ ol tagiĝis —

DANIEL HEJRE
Kaj la familio eliris por serĉi lin —

LUNDESTAD
kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon —

STENSGÅRD
Prizorgi! “Morgaŭ”, ŝi diris; kaj ŝia maltrankvilo por la patro —!

DANIEL HEJRE
He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin!

ASLAKSEN
Ĉu iu pendigis sin?

LUNDESTAD
Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli —

PROPRIETULO MONSEN
(de la fono) Ĉampanon sur la tablon!

ASLAKSEN kaj PLURAJ
Monsen!

MONSEN
Jes, Monsen, jes! Ĉampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla haŭto kaj osto!

DANIEL HEJRE
Sed, altestimata —!

STENSGÅRD
Vi! De kie vi venas?

MONSEN
De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaŭ mi faros resonan tagmanĝon en Storli. Ĉiuj estas invitataj. Ĉampanon, mi diras! Gratulon al vi, Stensgård, Vi ja fariĝis elektulo.

STENSGÅRD
Jes, mi klarigos al vi —

MONSEN
Pa; ĉu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen? (volas eniri maldekstre)

LA SERVISTINO
(kiu ĵus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron —

BASTIAN
Ho, morto kaj plago! (al la fono)

STENSGÅRD
Ĉu ŝi legas leteron?

LA SERVISTINO
Jes, kaj krome ŝi estas tute konfuzita.

STENSGÅRD
Adiaŭ, sinjoro Monsen; morgaŭ tagmanĝon en Storli —

MONSEN
Adiaŭ; morgaŭ!

STENSGÅRD
(mallaŭte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon.

DANIEL HEJRE
Certe, certe.

STENSGÅRD
Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence pri mi; — vi faras tion tiel elegante.

DANIEL HEJRE
Kio diable estas tio?

STENSGÅRD
Mi havas miajn kialojn; estas ŝerco, mi diru, — veto kun — kun iu al kiu vi havas neamikajn sentojn.

DANIEL HEJRE
Aha, mi komprenas —; sufiĉe dirite!

STENSGÅRD
Do, nenion koruptigu; nur igu ŝin iom dubema en sia estimo pri mi; iomete necerta ĝis plue, vi komprenas.

DANIEL HEJRE
Fidu min; estos por mi kora plezuro —

STENSGÅRD
Dankon, dankon, ĝis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad, ni du interparolos morgaŭ antaŭtagmeze ĉe la ĉambelano.

LUNDESTAD
Ĉu vi havas esperon?

STENSGÅRD
Trioblan!

LUNDESTAD
Trioblan? Sed mi ne komprenas —

STENSGÅRD
Ne bezoniĝas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono)

MONSEN
(apud la punĉujo) Ankoraŭ glasplenon, Aslaksen! Kie estas Bastian?

ASLAKSEN
Li elkuris. Sed mi havas leteron prizorgendan por li.

MONSEN
Ĉu vi havas?

ASLAKSEN
Al sinjorino Rundholmen.

MONSEN
Nu, fine!

ASLAKSEN
Sed ne antaŭ morgaŭ vespere, li diris; nek pli frue nek pli malfrue; ĝustatempe! Je via sano!

DANIEL HEJRE
(al Lundestad) Kia diabla sekretado estas tio inter tiu sinjoro Stensgård kaj sinjorino Rundholmen.

LUNDESTAD
(pli mallaŭte) Li svatas ŝin.

DANIEL HEJRE
Ĉu mi ne imagis? Sed li petis min nigrigi sin, suspektigi sin —; sufiĉe dirite —

LUNDESTAD
Kaj tion vi promesis?

DANIEL HEJRE
Jes, kompreneble.

LUNDESTAD
Laŭdire li estas dirinta pri vi, ke kion vi promesas oriente, vi plenumas okcidente.

DANIEL HEJRE
He-he; la kara animo, — efektive ĉi tiun fojon li estos miskalkulinta.

SINJORINO RUNDHOLMEN
(kun malfermita letero; ĉe la pordo maldekstre) Kie estas advokato Stensgård?

DANIEL HEJRE
Li kisis vian servistinon kaj foriris, sinjorino Rundholmen!

Kurteno

KVINA AKTO

(Granda akceptejo ĉe la ĉambelano. Enirejo en la fono; pordoj dekstre kaj maldekstre.)

(Ferfareja administranto Ringdal staras apud tablo foliumante paperojn. Iu frapas.)

RINGDAL
Envenu!

DOKTORO FJELDBO
(de la fono) Bonan matenon!

RINGDAL
Bonan matenon, sinjoro doktoro!

FJELDBO
Nu, ĉio bone statas?

RINGDAL
Jes, dankon; sufiĉe bone; sed —

FJELDBO
Sed?

RINGDAL
Jes, vi ja certe aŭdis la grandan novaĵon?

FJELDBO
Ne! Kio estas tio?

RINGDAL
Ĉu? Vi ne aŭdis pri tio, kio okazis en Storli?

FJELDBO
Ne!

RINGDAL
Monsen forkuris ĉinokte.

FJELDBO
Forkuris? Monsen?

RINGDAL
Forkuris.

FJELDBO
Sed bona Dio —?

RINGDAL
Strangaj onidiroj cirkulis jam hieraŭ; sed jen Monsen revenis; li estas sciinta simuli —

FJELDBO
Sed la kialo? La kaŭzo?

RINGDAL
Nemezurebla perdo en ĉarpentaĵa komerco, diriĝas; paro da firmaoj en Kristianio ĉesis kaj jen —

FJELDBO
Kaj li forkuris!

RINGDAL
Foren al Svedlando, verŝajne. Ĉimatene venis la aŭtoritatoj al Storli; oni registras kaj sigelas —

FJELDBO
Kaj la malfeliĉa familio —?

RINGDAL
La filo vere ĉiam tenis sin ekstere; almenaŭ nun li ŝajnigas kvazaŭ nenio okazis mi aŭdas.

FJELDBO
Jes, sed la filino?

RINGDAL
Tŝŝ; la filino estas ĉi tie.

FJELDBO
Ĉi tie?

RINGDAL
La familia instruisto kondukis ŝin kaj la etulojn ĉi tien ĉimatene; la fraŭlino zorgis pri ili en silento.

FJELDBO
Kaj kiel ŝi eltenas tion ĉi?

RINGDAL
Ho, mi pensas, sufiĉe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado kiun ŝi spertis hejme —; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke ŝi — Tŝŝ; jen la ĉambelano.

LA ĈAMBELANO
(de maldekstre) Jen vi estas, kara doktoro!

FJELDBO
Jes, mi venis sufiĉe frue. Ĉu mi rajtas feliĉigi vin pri la datreveno de via naskiĝo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO
Ho, Dio zorgu pri la feliĉo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi scias ke vi deziras al mi ĉion bonan.

FJELDBO
Kaj ĉu mi kuraĝas demandi al vi, sinjoro ĉambelano —

LA ĈAMBELANO
Unue vorton; de nun vi delasu tiun titolon.

FJELDBO
Kion tio signifas?

LA ĈAMBELANO
Mi estas ferfareja posedanto, ĝuste kaj rekte.

FJELDBO
Ho, sed kia absurdaĵo do estas tio ĉi?

LA ĈAMBELANO
Mi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendiĝos jam hodiaŭ.

FJELDBO
Pri tio vi tamen devus iomete dormi.

LA ĈAMBELANO
Kiam mia reĝo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum longa parencaro estis sciinta konservi.

FJELDBO
Jes, kaj kio krome?

LA ĈAMBELANO
Mia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen. Jes, vi do aŭdis pri Monsen?

FJELDBO
Jes, mi aŭdis.

LA ĈAMBELANO
(al Ringdal) Ĉu oni nenion pli scias?

RINGDAL
Nenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj.

LA ĈAMBELANO
Kaj mia filo?

RINGDAL
Via filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al ĉiu ajn la ŝuldon; sed nenio restos.

LA ĈAMBELANO
Hm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon.

RINGDAL
Estos farata. (elen tra la antaŭa pordo dekstre)

FJELDBO
Sed ĉu vi pripensis? Ĉio povas ja esti aranĝata en silento.

LA ĈAMBELANO
Ĉu? Ĉu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis?

FJELDBO
Ho, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio ĉi estas ja la sola fojo kiam li faris sin kulpa pri tiaĵo; kio do estas, mi demandas?

LA ĈAMBELANO
Ĉu vi volis agi kiel mia filo agis?

FJELDBO
Li ne volas tion refari; tio estas la ĉefa afero.

LA ĈAMBELANO
Kaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion?

FJELDBO
Se ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen skuiĝas al sincereco.

LA ĈAMBELANO
(paŝadante) Mia bedaŭrinda Selma! Nia trankvila paco kaj feliĉo forĵetita!

FJELDBO
Estas io kio rangas pli alte. Tiu feliĉo estis ŝajno. Jes, mi diru al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi estis blindigita kaj fiera, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO
(haltas) Mi?

FJELDBO
Jes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis tiu honesteco metita sur provo? Ĉu vi scias, ke ĝi tolerus la tenton?

LA ĈAMBELANO
Vi povas ŝpari al vi ĉian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure.

FJELDBO
Tion ankaŭ mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda juĝo kaj en pli klara konscio. Vi riproĉas vian filon; sed kion vi faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li ŝuldas al sia honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel, ke fariĝis subkonscia neceso konduti honeste.

LA ĈAMBELANO
Ĉu tion vi opinias?

FJELDBO
Mi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare ĉi tie; oni akceptas la taskon lerni anstataŭ esti. Ni vidas al kio tio kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensgård —

LA ĈAMBELANO
Stensgård, jes! Kion vi diras pri Stensgård?

FJELDBO
Flikaĵo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka sentaŭgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj flanke pruntedonadis; aŭ pli ĝuste, estis la edzino kiu komercis. Ŝi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La edzon ŝi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en ŝi. En tiu hejmo Stensgård elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion. “Li studu,” diris la patrino; “li fariĝu lerta enkasisto.” Malbeleco en la hejmo; altiĝo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo, la talentoj, — ĉio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki, krom al disiĝo en la personeco?

LA ĈAMBELANO
Mi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi ŝatus scii kio estas sufiĉe bona por vi. El Stensgård oni povas nenion atendi; eĉ ne el mia filo; sed el vi kompreneble; el vi —!

FJELDBO
Jes, el mi; ĝuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas; sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa. Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino tute kaj fide; hejme ĉe ni neniam estis deziroj transen de la talentoj; neniu postulo pereis sur la ŝero de la rilatoj, neniu morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie estis amo al beleco; sed ĝi kuŝis intime en la vivkoncepto, ne flanke de ĝi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la animstato —

LA ĈAMBELANO
Jen, jen; do tial vi fariĝis tiel senmezure perfekta?

FJELDBO
Fore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondiĉoj prezentis sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon.

LA ĈAMBELANO
Ke tiel estu; sed ĉar Stensgård neniun tian respondecon havas, tiam estas des pli bele, ke li tamen —

FJELDBO
Kion? Kiaĵon?

LA ĈAMBELANO
Vi prijuĝas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri tio ĉi?

FJELDBO
La kambio de via filo?

LA ĈAMBELANO
Jes, ĝin li sendis min reen.

FJELDBO
Libervole?

LA ĈAMBELANO
Libervole kaj sen kondiĉoj. Bele; noble; — kaj tial de hodiaŭ mia domo staros malferma por li.

FJELDBO
Pripensu! Pro vi mem kaj pro via filino —

LA ĈAMBELANO
Ho preterlasu min! Laŭ ecoj li multe antaŭas vin; almenaŭ li malferme aliras; sed vi, vi aliras kaŝe.

FJELDBO
Mi?

LA ĈAMBELANO
Jes, vi! Fariĝis la estranto en ĉi tiu domo; Vi eliras kaj envenas; mi petas vian konsilon en ĉio ajn, — kaj tamen —

FJELDBO
Nu ja, tamen?

LA ĈAMBELANO
Tamen estas io kaŝe ĉe vi; io damnita; io — io distingita kiun mi tute ne ŝatas!

FJELDBO
Sed pliklarigu do!

LA ĈAMBELANO
Mi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas.

FJELDBO
Sinjoro ĉambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus eĉ pli grandan oferon.

LA ĈAMBELANO
Ĉu? Per kio?

FJELDBO
Per silento.

LA ĈAMBELANO
Per silento. Ĉu mi diru al vi kion mi dezirus? Fariĝi kruda, sakri, eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo, sinjoro farejkuracisto; — kaj tio ne konvenas en nia libereca asocio. Jen Stensgård; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en ĉi tiun domon; li devos —; li devos —! Ho, mi ne emas, je mia benata feliĉo —! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas.

LUNDESTAD
(de la fono) Feliĉo pri la tago, sinjoro ĉambelano! Permesu ke mi deziras al vi honoron kaj ĉion bonan —

LA ĈAMBELANO
Ho, je diablo, — mi preskaŭ diris. Ĉio estas flikaĵo, mia kara Lundestad. Nenio funde toleras provon en ĉi tiu mondo.

LUNDESTAD
Jes, tiel ankaŭ diras la kreditoroj de proprietulo Monsen.

LA ĈAMBELANO
Jes, tio ĉi pri Monsen! Ĉu tio ne frapis vin kiel fulmo?

LUNDESTAD
Ho, vi jam longe antaŭdiris tion, vi, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO
Hm, hm; — jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de antaŭhieraŭ ke li venis pete —

FJELDBO
Eble por saviĝi.

LUNDESTAD
Neeblus; li sinkis tro profunden; — kaj tio kio okazas, efektive estas la plej bona.

LA ĈAMBELANO
Bone efiku! Ĉu vi ankaŭ trovas tion la plej bona ke vi venkiĝis en la elekto hieraŭ?

LUNDESTAD
Mi ja ne venkiĝis; ĉio iris ja laŭ mia propra volo. Kun Stensgård oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi niajn fingrojn.

LA ĈAMBELANO
Nu, tiun esprimon mi ne tute komprenas —?

LUNDESTAD
Li havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj ĉar li estas tiel bonŝanca, ke li nek malhelpiĝas de karaktero aŭ de konvinko aŭ de socia stato, estas tre facile por li esti liberala.

LA ĈAMBELANO
Mi vere opinius, ke ankaŭ ni estas liberalaj.

LUNDESTAD
Je Dio, ni estas liberalaj, sinjoro ĉambelano; neniu dubo pri tio. Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni mem; sed nun Stensgård venas kaj estas liberala en la nomo ankaŭ de aliuloj. Tio estas la nova en la afero.

LA ĈAMBELANO
Kaj tiun renversadon vi volas subteni?

LUNDESTAD
Mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj estis homoj kiuj povis elsorĉi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen forsorĉi.

LA ĈAMBELANO
Sed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro —?

LUNDESTAD
Mi ja scias ke tio estas papista superstiĉo, sinjoro ĉambelano; sed estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorĉi ilin; kaj tial oni devas aranĝi sin kun ili plej eble bone.

LA ĈAMBELANO
Jes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj verŝajne la tuta sekvantaro de perturbuloj kun li —

LUNDESTAD
Se Monsen estus falinta du aŭ tri tagojn pli frue, multo estus alia.

LA ĈAMBELANO
Bedaŭrinde; vi estis tro rapida —

LUNDESTAD
Mi havis ankaŭ konsiderojn rilate al vi, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANO
Rilate al mi?

LUNDESTAD
Nia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj. Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se mi estus perfidinta Stensgård, — vi ja scias ke li havas certan paperon —

LA ĈAMBELANO
Nun ne plu.

LUNDESTAD
Kio?

LA ĈAMBELANO
Jen ĝi estas.

LUNDESTAD
Ĉu li sendis ĝin reen al vi?

LA ĈAMBELANO
Jes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li.

LUNDESTAD
(pripensante) Advokato Stensgård havas bonajn talentojn.

STENSGÅRD
(de la fono; haltas apud la pordo) Ĉu vi permesas ke mi proksimiĝu?

LA ĈAMBELANO
(al li) Vi sekure povas.

STENSGÅRD
Kaj vi volas akcepti gratulon de mi?

LA ĈAMBELANO
Mi volas.

STENSGÅRD
Do akceptu ĝin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku ĉiujn skribajn stultaĵojn —

LA ĈAMBELANO
Mi tenas min al agoj, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD
Ho Dio benu vin!

LA ĈAMBELANO
Kaj ekde hodiaŭ — ĉar vi tiel deziras — ekde hodiaŭ vi estos kiel hejme ĉi tie.

STENSGÅRD
Ĉu permesiĝas? Ĉu permesiĝas? (oni frapas)

LA ĈAMBELANO
Envenu!

(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p. La ĉambelano iras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas kun ili.)

TORA
(kiu dume estas enveninta per la plej malantaŭa pordo maldekstre) Sinjoro Stensgård, permesu ke mi dankas vin silente.

STENSGÅRD
Vi sinjorino!

TORA
Patro diris al mi kiel bele vi kondutis.

STENSGÅRD
Sed —?

TORA
Aĥ, kiom ni misjuĝis vin!

STENSGÅRD
Ĉu vi —?

TORA
Vi ja mem kulpis; — ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi dezirus rebonigi tion.

STENSGÅRD
Vi volis? Vi volis mem? Ĉu vere ke vi volis —?

TORA
Ĉiuj; se ni vere povus —

LA ĈAMBELANO
Refreŝigaĵoj al la sinjoroj, mia infano!

TORA
Jen ili baldaŭ.

(Ŝi reiras al la pordo, de kie baldaŭ poste envenas la servistino kun vino kaj bakaĵoj, kiujn ŝi ofertas ĉirkaŭe dum la sekvanta sceno.)

STENSGÅRD
Kara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio!

LUNDESTAD
Tia vi certe sentis vin ankaŭ hieraŭ.

STENSGÅRD
Pa; hodiaŭ estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la brilo super la vivo!

LUNDESTAD
Oho; pensoj pri amo?

STENSGÅRD
Ne pensoj! Feliĉo, feliĉo; amofeliĉo!

LUNDESTAD
Do bofrato Bastian portis al vi la respondon?

STENSGÅRD
Bastian —?

LUNDESTAD
Jes, li sugestis pri io hieraŭ; li estis ja promesinta paroli por vi al knabineto.

STENSGÅRD
Ho, babilaĵo —

LUNDESTAD
Ne timu min. Se vi tion ankoraŭ ne scias, mi povas tion diri al vi; vi venkis, sinjoro Stensgård; Mi tion scias de Ringdal.

STENSGÅRD
Kion vi havas de Ringdal?

LUNDESTAD
Fraŭlino Monsen donis sian “Jes”.

STENSGÅRD
Kion vi diras?

LUNDESTAD
Sian “Jes”, mi diras.

STENSGÅRD
Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta!

LUNDESTAD
Sed ne la filino.

STENSGÅRD
Sian “Jes”! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiaĵo ja forpuŝus ĉiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta afero. Mi neniam petis al Bastian —; kiel do povis tiu bruto —? Nu sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem respondeci.

DANIEL HEJRE
(de la fono) He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaŭ mi permesiĝas —

LA ĈAMBELANO
Dankon, dankon, malnova amiko!

DANIEL HEJRE
Je Dio, vi altestimata; ne tro sobiĝu. (novaj gastoj venas) Jen ni havas la asistantojn de la justeco; — la ekzekucia potenco —; nu sufiĉe! (al Stensgård) Aha, mia kara, feliĉa juna sinjoro; ĉu jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de neŝajnigita ĝojo de maljunulo.

STENSGÅRD
Pri kio?

DANIEL HEJRE
Hieraŭ vi petis min paroli iom dubesence pri vi al ŝi, kiun vi ja scias —

STENSGÅRD
Nu jes, jes; kio sekve?

DANIEL HEJRE
Estis por mi korega ĝojo plenumi vian deziron —

STENSGÅRD
Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel ŝi reagis?

DANIEL HEJRE
Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapŝlosis la pordon; volis nek respondi nek montri sin —

STENSGÅRD
Ho, dankon al Dio!

DANIEL HEJRE
Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti tiel en ĝuo de la suferoj de la ĵaluzo —! Sed la amo havas okulojn kiel kato; sufiĉe dirite; ĉar hodiaŭ kiam mi preteriris, staris sinjorino Rundholmen freŝa kaj floranta en la malferma fenestro kombante siajn harojn; laŭŝajne iu marvirino, se permesiĝas tion diri; — ho, jen taŭga virino!

STENSGÅRD
Nu? Kaj kio plue?

DANIEL HEJRE
Nu, ŝi ridis kvazaŭ obsedita; kaj streĉe ŝi suprenlevis leteron kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fianĉiniĝis hieraŭ!

STENSGÅRD
Kio? Fianĉiniĝis?

DANIEL HEJRE
Koran gratulon, juna sinjoro; ĝojigas min nepriskribeble, ke mi estas la unua, kiu povus anonci al vi —

STENSGÅRD
Stultaĵo! Estas nur babilaĵo!

DANIEL HEJRE
Kio estas nur babilaĵo?

STENSGÅRD
Vi ne komprenis ŝin; aŭ ŝi ne komprenis —! Ĉu vi estas freneza? Nun kiam Monsen falis, verŝajne ankaŭ ŝi —

DANIEL HEJRE
Ne, je mia savo ŝi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur solidaj piedoj.

STENSGÅRD
Egale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis nur ŝerco, veto, tion vi ja aŭdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio.

DANIEL HEJRE
Komprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas romantiko. Aĥ ja; la junuloj volas ĉiam esti poeziemaj!

STENSGÅRD
Jes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, — procesi por vi —; Tŝŝ; mi fidas vin. (foriras)

LA ĈAMBELANO
(kiu dume parolis kun Lundestad) Ne, Lundestad, — tion mi vere ne povas kredi.

LUNDESTAD
Nun mi sakris, sinjoro ĉambelano! Mi havas tion de la buŝo de Daniel Hejre mem.

DANIEL HEJRE
Kion vi havas de mia buŝo, se mi rajtas demandi?

LA ĈAMBELANO
Diru al mi, — ĉu advokato Stensgård montris al vi kambion hieraŭ?

DANIEL HEJRE
Jes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero?

LA ĈAMBELANO
Mi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li —

LUNDESTAD
Vi kredigis lin ke ĝi estas falsa?

DANIEL HEJRE
Pa; nekulpa ŝerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko —

LUNDESTAD
Sed vi ja diris, ke ambaŭ subskriboj estas falsaj?

DANIEL HEJRE
Jes, pro diablo, kial ne same bone ambaŭ kiel nur unu?

LA ĈAMBELANO
Do tiel!

LUNDESTAD
(al la ĉambelano) Kaj kiam li tion aŭdis —

LA ĈAMBELANO
— kaj jen li donis la kambion al Ringdal!

LUNDESTAD
La kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco.

LA ĈAMBELANO
Aktoras grandanima; trompas min denove; — malfermigas aliron en mian domon; devigas min esti dankema, — tiu, tiu —! Kaj tiu persono —!

DANIEL HEJRE
Sed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata?

LA ĈAMBELANO
Poste; poste, kara amiko! (tiras Lundestad flanken) Kaj tiun personon vi protektas, puŝas antaŭen, helpas supren!

LUNDESTAD
Kaj ĉu vi mem do?

LA ĈAMBELANO
Ho, mi ŝatus —!

LUNDESTAD
(montras al Stensgård, kiu parolas kun Tora) Vidu jen. Kiun penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras —?

LA ĈAMBELANO
El tiuj pensoj mi ilin elpelos.

LUNDESTAD
Tro malfrue, sinjoro ĉambelano; li helpas sin antaŭen per perspektivoj kaj ŝajnoj kaj verŝajneco —

LA ĈAMBELANO
Ankaŭ mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad!

LUNDESTAD
Kion vi volas fari?

LA ĈAMBELANO
Atentu (iras al Fjeldbo) Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, — bonvolu fari al mi servon.

FJELDBO
Kun ĝojo!

LA ĈAMBELANO
Do forpelu la ulon tie.

FJELDBO
Stensgård?

LA ĈAMBELANO
Jes, la ĉarlatanon; mi ne toleras aŭdi lian nomon; forpelu lin!

FJELDBO
Sed kiel povas mi —?

LA ĈAMBELANO
Tio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn —

FJELDBO
Liberajn manojn! Vi tion faras? En ĉio ajn?

LA ĈAMBELANO
Jes, pro diablo; jes!

FJELDBO
Vian manon por tio, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO
Jen ĝi.

FJELDBO
Je Dio do; nun aŭ neniam! (laŭte) Permesu ke mi ĉimomente okupas la atenton de la ĉeestantoj?

LA ĈAMBELANO
Doktoro Fjeldbo parolas!

FJELDBO
Mi havas la ĝojon kun la kunsento de ĉambelano Bratsberg informi al vi pri mia fianĉiĝo kun lia filino.

(Ekkrioj de surprizo. Tora eligas etan krion; la ĉambelano estas ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.)

STENSGÅRD
Fianĉiĝo! Via fianĉiĝo —!

DANIEL HEJRE
Kun de la ĉambelano perm— —? Kun via —? Kun — kun —?

LUNDESTAD
Ĉu la doktoro perdis la prudenton?

STENSGÅRD
Sed, sinjoro ĉambelano —?

LA ĈAMBELANO
Kion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aliĝas al la asocio de la junuloj!

FJELDBO
Dankon, dankon, — kaj pardonon!

LA ĈAMBELANO
Ni troviĝas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera konkuro vivu!

TORA
Ho, mia benata patro!

LUNDESTAD
Jes, ni ankaŭ troviĝas en la tempo de gefianĉiĝoj; mi povas anonci kroman gefianĉiĝon —

STENSGÅRD
Estas elpensaĵo!

LUNDESTAD
Certe ne; la fianĉiniĝo de fraŭlino Monsen —

STENSGÅRD
Mensogo; mensogo mi diras!

TORA
Ne, patro; estas vero; ambaŭ ĉeestas.

LA ĈAMBELANO
Kiuj? Kie?

TORA
Ragna kaj kandidato Helle. Jen interne — (al la plej supera pordo dekstre)

LUNDESTAD
Kandidato Helle? Li do —!

LA ĈAMBELANO
Kaj ĉi tie; ĉe mi! (al la pordo) Elvenu, karaj infanoj!

RAGNA
(timema retiras sin) Ho, ne, ne; ĉeestas tiom da homoj!

LA ĈAMBELANO
Neniun timemon; vi ne havas ŝuldon por la okazintaĵoj?

KANDIDATO HELLE
Sinjoro ĉambelano, ŝi estas nun senhejma.

RAGNA
Ho, zorgu pri ni!

LA ĈAMBELANO
Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifuĝis al mi!

DANIEL HEJRE
Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefianĉiĝoj; mi povas eĉ kompletigi la liston —

LA ĈAMBELANO
Kio? Vi? Je via aĝo; — kia nepripensemo!

DANIEL HEJRE
Ho —! Sufiĉe dirite.

LUNDESTAD
La ludo estas perdita, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD
Ĉu? (laŭte) Ne, nun mi kompletigu la liston, sinjoro Daniel Hejre! Informon, sinjoroj; ankaŭ mi atingis al havenon.

LA ĈAMBELANO
Kiel?

STENSGÅRD
Oni ludas duoblan ludon; oni kaŝas siajn verajn intencojn, kiam tio bezoniĝas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio fariĝas en la servo de la komuna bono. Mia vivtasko kuŝas destinita antaŭ mi, kaj por mi tiu antaŭas kion ajn. Mia agado estas dediĉita al tiu ĉi distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aliĝi ĉirkaŭ unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam mallige al la interesoj ĉi tie, — ligis min per la ligiloj de la koro. Se mi kaŭzis miskomprenon ĉe kelkiuj, vi devas pardoni min. Ankaŭ mi estas fianĉigita.

LA ĈAMBELANO
Vi?

FJELDBO
Fianĉigita!

DANIEL HEJRE
Atestiĝas.

LA ĈAMBELANO
Sed kiel —?

FJELDBO
Fianĉigita? Kun kiu?

LUNDESTAD
Ĉu do ne estas?

STENSGÅRD
Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi estas fianĉigita al vidvino sinjorino Rundholmen.

FJELDBO
Kun sinjorino Rundholmen!

LA ĈAMBELANO
La vidvino de la kampara komercisto?

LUNDESTAD
Hm. Nu tiel!

LA ĈAMBELANO
Sed mi konfuziĝas en ĉio tio. Kiel povis vi do —?

STENSGÅRD
Manovro, sinjoro ferfareja posedanto!

LUNDESTAD
Li havas bonajn talentojn.

LIBROPRESISTO ASLAKSEN
(enrigardas ĉe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon —

LA ĈAMBELANO
Nu, envenu, Aslaksen! Ĉu ankaŭ vi volas gratuli?

ASLAKSEN
Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun sinjoro Stensgård.

STENSGÅRD
Poste; vi povas atendi ekstere.

ASLAKSEN
Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi —

STENSGÅRD
Fermu vian buŝon! Kia altrudemo estas tio ĉi? — Jes, sinjoroj, tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis firman kaj daŭran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forĵetinta la veston de aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aŭ fali sur kiu ajn posteno, kie via fido postenigus min.

LUNDESTAD
Li venkis.

LA ĈAMBELANO
Vere, mi devas diri — (al la servistino, kiu proksimiĝis al li de la pordo en la fono) Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas?

LA SERVISTINO
Sinjorino Rundholmen —

LA ĈIRKAŬSTARANTOJ
Sinjorino Rundholmen?

LA ĈAMBELANO
Ĉu ŝi?

LA SERVISTINO
Sinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fianĉo —

LA PLIMULTO
(parolante samtempe) Fianĉo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel —?

STENSGÅRD
Kia babilaĵo!

ASLAKSEN
Jes, mi ja diris al vi —

LA ĈAMBELANO
(al la pordo) Envenu; envenu!

(Bastian Monsen kun sinjorino Rundholmen ĉe la brako venas de la fono; ĝenerala konfuzo.)

SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, sinjoro ĉambelano, vi do ne fariĝu kolera —

LA ĈAMBELANO
Kompreneble ne!

SINJORINO RUNDHOLMEN
Sed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la fraŭlino mian fianĉon.

LA ĈAMBELANO
Jes, jes, — vi ja estas fianĉinigita; sed —

TORA
Sed ni ne sciis —

STENSGÅRD
(al Aslaksen) Sed kiel tio ĉi do estas —?

ASLAKSEN
Mi havis tiom en la kapo hieraŭ; tiom pri kio pensi, mi diras —

STENSGÅRD
Sed ŝi tamen ricevis mian leteron, kaj —

ASLAKSEN
Ne, ŝi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via.

STENSGÅRD
Tiun de Bastian? Kaj jen —? (ĵetas okulon sur la leteron, kunĉifas la leteron kaj metas ĝin en la poŝon) Ho, vi damnita fatalulo!

SINJORINO RUNDHOLMEN
Jes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaŭ la falsaj viroj; sed kiam oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam —. Ho vidu, jen ankaŭ advokato Stensgård! Nu, vi, sinjoro Stensgård, vi do certe volas gratuli min?

DANIEL HEJRE
(al Lundestad) Kiel mordeme ŝi rigardas lin, ĉu ne?

LA ĈAMBELANO
Li certe volas, sinjorino Rundholmen; sed ĉu vi ne volas gratuli vian ontan bofratinon!

SINJORINO RUNDHOLMEN
Kiu?

TORA
Ragna; ankaŭ ŝi estas fianĉinigita.

BASTIAN
Vi, Ragna?

SINJORINO RUNDHOLMEN
Nu tiel? Jes, mia fianĉo ja diris, ke certa viro iris svate. Feliĉo al vi ambaŭ; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensgård!

FJELDBO
Ne, ne; ne li!

LA ĈAMBELANO
Ne, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaŭ devas gratuli.

SINJORINO RUNDHOLMEN
La fraŭlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, fraŭlino; gratulon sinjoro advokato!

FJELDBO
Doktoro, vi devas diri.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Kion?

FJELDBO
Doktoro; estas mi.

SINJORINO RUNDHOLMEN
Ne, nun mi ne scias nek elen kaj enen!

LA ĈAMBELANO
Sed nun mi scias kaj elen kaj enen!

STENSGÅRD
Pardonu; necesa afero —

LA ĈAMBELANO
(mallaŭte) Lundestad, kio estis la alia —

LUNDESTAD
Kio alia?

LA ĈAMBELANO
Ne ambiciulaĉo; sed la alia —

LUNDESTAD
Radikhakisto.

STENSGÅRD
Mi rekomendas min!

LA ĈAMBELANO
Jen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensgård! Vorto, — vorto kiu longe kuŝis sur mia koro —

STENSGÅRD
(al la elirejo) Pardonu; urĝas afero.

LA ĈAMBELANO
(post li) Radikhakisto!

STENSGÅRD
Adiaŭ; adiaŭ! (elen en la fono)

LA ĈAMBELANO
(revenas antaŭen) Nun la aero estas pura, miaj amikoj!

BASTIAN
Kaj la ĉambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme?

LA ĈAMBELANO
Ĉiu ajn devas balai antaŭ sia propra pordo.

BASTIAN
Cetere mi ne prenis parton en tio.

SELMA
(kiu dum la pasinta estis aŭskultinta ĉe la plej supra pordo dekstre) Patro! Nun vi estas ĝoja; — ĉu li povas veni nun?

LA ĈAMBELANO
Selma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antaŭhieraŭ —

SELMA
Pa, estas longa tempo de post antaŭhieraŭ. Ĉio estas bona. Nun mi scias ke li povas fari stultaĵojn —

LA ĈAMBELANO
Kaj pri tio vi ĝojas?

SELMA
Jes, pri tio ke li povas; sed li ne permesiĝos al tio.

LA ĈAMBELANO
Li envenu. (Selma eliras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(de la antaŭa pordo dekstre) Jen la peto pri eksiĝo.

LA ĈAMBELANO
Dankon; sed ŝiru ĝin.

RINGDAL
Ŝiri?

LA ĈAMBELANO
Jes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj ago —

ERIK BRATSBERG
(kun Selma de dekstre) Ĉu vi havas pardonon por mi?

LA ĈAMBELANO
(donas al li la kambion) Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto.

ERIK BRATSBERG
Patro! Jam hodiaŭ mi finos tiun mian komercon, kontraŭ kiu vi tiom reagas.

LA ĈAMBELANO
Ne, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuraĝo! Neniu fuĝo de la tentado! Sed mi staras apude. (laŭte) Nu, ĉu vi scias novaĵon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo.

PLURAJ EL LA GASTOJ
Kio? Vi, sinjoro ĉambelano?

DANIEL HEJRE
Vi, altestimata?

LA ĈAMBELANO
Jes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aŭ ĝi povas tia esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kaŭzon por teni min ekstere.

LUNDESTAD
Jes, sciu do, sinjoro ĉambelano Bratsberg, — se vi volas entrepreni por la avantaĝo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna laborsklavo, perfidus mian devigan “militservon”.

ERIK BRATSBERG
Vi! Vere?

LUNDESTAD
Mi ja devas. Post la amĉagreno kiu frapis advokaton Stensgård hodiaŭ —; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en ŝtataferojn nun. Li devas refreŝigi sin; fari vojaĝon li devas, kaj mi atentu por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min.

LA ELEKTANTOJ
(kun manpremoj kaj emocio) Dankon, Lundestad! Vi estas ĉiam la sama! Vi ne perfidas!

LA ĈAMBELANO
Jen jen, estas kiel devas esti; nun ĉio iras en kutima maniero. Sed kiu do estas la kialo de ĉio ĉi?

FJELDBO
Nu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi —!

ASLAKSEN
(timigita) Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la sino de patrino!

FJELDBO
Sed tiu letero, kiu —?

ASLAKSEN
Ne estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la punĉo de sinjorino Rundholmen; — ne estis citrono en ĝi, kaj jen mi staras kun la “presitaĵo” en la mano —

LA ĈAMBELANO
(pli proksimen) Kio? Ĉu; ĉu?

ASLAKSEN
La gazetaro, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO
La gazetaro! Jen ni tion havas! Ĉu ne estas tio, kion mi ĉiam diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj?

ASLAKSEN
Tamen, sinjoro ĉambelano —

LA ĈAMBELANO
Neniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Ĝis nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos ĝin. Bonvole, mi petas dek ekzemplerojn.

ASLAKSEN
Vi bonvole ricevu dudek, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO
Nu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon, venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi antaŭe, — mi ne volas skribi ion en ĝi.

RINGDAL
Ho, sed kion mi aŭdas! Via filino fianĉiniĝinta!

LA ĈAMBELANO
Jes, kion vi diras pri tio?

RINGDAL
Benate, mi diras! Sed kiam tio okazis?

FJELDBO
(rapide) Ho, tion mi poste —

LA ĈAMBELANO
Vere okazis pasintan 17-an de Majo.

FJELDBO
Kiel —?

LA ĈAMBELANO
La saman tagon kiam eta fraŭlino Ragna —

TORA
Patro, patro; ĉu vi sciis —?

LA ĈAMBELANO
Jes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon.

FJELDBO
Ho, sinjoro ĉambelano —!

TORA
Sed kiu dir —?

LA ĈAMBELANO
Alian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli laŭte, kiam mi sidas dormetante en la fenestra balkono.

TORA
Ho, Dio; ĉu vi sidis malantaŭ la kurtenoj?

FJELDBO
Nun mi komprenas vian konduton —

LA ĈAMBELANO
Jes, vi kiu povis iri ĉi tie kaj silenti.

FJELDBO
Ĉu utilus se mi parolus antaŭ hodiaŭ?

LA ĈAMBELANO
Vi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazaĵoj necesiĝis.

TORA
(mallaŭte al Fjeldbo) Jes, silenti, tion vi povas. Ĉio tio pri Stensgård; — kial mi ne ricevis informojn?

FJELDBO
Kiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj defendas sian kolombeton, — sed oni ne timigas.

(Ili interrompiĝas de sinjorino Rundholmen.)

DANIEL HEJRE
(al la ĉambelano) Aŭdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu niajn procedaferojn ĝis nedefinita tempo.

LA ĈAMBELANO
Ĉu ni faru? Nu, jes, jes!

DANIEL HEJRE
Mi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novaĵoj en la gazeto de Aslaksen.

LA ĈAMBELANO
Ĝojige.

DANIEL HEJRE
Kaj vi mem komprenas, — la multaj kurantaj aferoj —

LA ĈAMBELANO
Bone, bone, malnova amiko; mi povas atendi.

SINJORINO RUNDHOLMEN
(al Tora) Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas falsa, kiel ŝaumo sur akvo; kaj li ankaŭ estas malzorgema pri tabako, fraŭlino; kaj li volas havi ĉion tiel delikata ĉiutage; li estas vera manĝaĵĉevalo.

LA SERVISTINO
(de maldekstre) La tablo estas pretigita.

LA ĈAMBELANO
Nu, do certe vi ĉiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi sidu apud mi; kaj ankaŭ vi, sinjoro tipografo Aslaksen.

RINGDAL
Jes, ĉi tie estos sufiĉa okazo por tostoj!

DANIEL HEJRE
Jes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston por la karaj neĉeestantoj.

LUNDESTAD
Unu neĉeestanto revenos, sinjoro Hejre.

DANIEL HEJRE
La advokato?

LUNDESTAD
Jes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensgård sidos en la konsilantaro de la popolo aŭ de la reĝo, eble en ambaŭ samtempe.

FJELDBO
Post dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la asocio de la junuloj.

DANIEL HEJRE
Kial ne?

FJELDBO
Ne, ĉar tiam li havos sufiĉe dubindan aĝon.

DANIEL HEJRE
Sed tiam li povos marŝi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno estas ja ĝuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono: la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras politikistojn; he-he!

FJELDBO
Jes, sed kiel pri ĉio estas, — nia asocio staru kaj tra novaj kaj dubindaj tagoj. Kaj daŭre ĝi estu la asocio de la junuloj. Kiam Stensgård fondis sian asocion kaj leviĝis sur la ŝultrojn de la popolo dum la ĝojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate nin mi pensas ke eĉ la teologo tie staranta kuraĝas valorigi tiun vorton.

LA ĈAMBELANO
Ankaŭ mi tiel pensas, miaj amikoj, ĉar efektive, — ni stumblis kaj palpis en malsaĝeco; sed bonaj anĝeloj staris malantaŭe.

LUNDESTAD
Ho, je Dio; la anĝeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj.

ASLAKSEN
Jes, tio ŝuldiĝas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad!

Kurteno

 
 
 
 
 
 
End of the Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen 
 
*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ *** 
 
***** This file should be named 23774-h.htm or 23774-h.zip ***** 
This and all associated files of various formats will be found in: 
        http://www.gutenberg.org/2/3/7/7/23774/ 
 
Produced by Andrew Sly 
 
Updated editions will replace the previous one--the old editions 
will be renamed. 
 
Creating the works from public domain print editions means that no 
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation 
(and you!) can copy and distribute it in the United States without 
permission and without paying copyright royalties.  Special rules, 
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to 
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to 
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project 
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you 
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you 
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the 
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose 
such as creation of derivative works, reports, performances and 
research.  They may be modified and printed and given away--you may do 
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is 
subject to the trademark license, especially commercial 
redistribution. 
 
 
 
*** START: FULL LICENSE *** 
 
THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE 
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK 
 
To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free 
distribution of electronic works, by using or distributing this work 
(or any other work associated in any way with the phrase "Project 
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project 
Gutenberg-tm License (available with this file or online at 
http://gutenberg.org/license). 
 
 
Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm 
electronic works 
 
1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm 
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to 
and accept all the terms of this license and intellectual property 
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all 
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy 
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. 
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project 
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the 
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or 
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 
 
1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be 
used on or associated in any way with an electronic work by people who 
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few 
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works 
even without complying with the full terms of this agreement.  See 
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project 
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement 
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic 
works.  See paragraph 1.E below. 
 
1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" 
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project 
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the 
collection are in the public domain in the United States.  If an 
individual work is in the public domain in the United States and you are 
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from 
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative 
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg 
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project 
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by 
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of 
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with 
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by 
keeping this work in the same format with its attached full Project 
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 
 
1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern 
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in 
a constant state of change.  If you are outside the United States, check 
the laws of your country in addition to the terms of this agreement 
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or 
creating derivative works based on this work or any other Project 
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning 
the copyright status of any work in any country outside the United 
States. 
 
1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 
 
1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate 
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently 
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the 
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project 
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, 
copied or distributed: 
 
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with 
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or 
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included 
with this eBook or online at www.gutenberg.org 
 
1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived 
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is 
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied 
and distributed to anyone in the United States without paying any fees 
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work 
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the 
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the 
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 
1.E.9. 
 
1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted 
with the permission of the copyright holder, your use and distribution 
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional 
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked 
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the 
permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 
 
1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm 
License terms from this work, or any files containing a part of this 
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 
 
1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this 
electronic work, or any part of this electronic work, without 
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with 
active links or immediate access to the full terms of the Project 
Gutenberg-tm License. 
 
1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary, 
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any 
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or 
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than 
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version 
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), 
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a 
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon 
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other 
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm 
License as specified in paragraph 1.E.1. 
 
1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, 
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works 
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 
 
1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing 
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided 
that 
 
- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from 
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method 
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is 
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he 
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the 
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments 
     must be paid within 60 days following each date on which you 
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax 
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and 
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the 
     address specified in Section 4, "Information about donations to 
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." 
 
- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies 
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he 
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm 
     License.  You must require such a user to return or 
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium 
     and discontinue all use of and all access to other copies of 
     Project Gutenberg-tm works. 
 
- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any 
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the 
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days 
     of receipt of the work. 
 
- You comply with all other terms of this agreement for free 
     distribution of Project Gutenberg-tm works. 
 
1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm 
electronic work or group of works on different terms than are set 
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from 
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael 
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the 
Foundation as set forth in Section 3 below. 
 
1.F. 
 
1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable 
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread 
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm 
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic 
works, and the medium on which they may be stored, may contain 
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or 
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual 
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a 
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by 
your equipment. 
 
1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right 
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project 
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project 
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all 
liability to you for damages, costs and expenses, including legal 
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT 
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE 
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE 
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE 
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR 
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH 
DAMAGE. 
 
1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a 
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can 
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a 
written explanation to the person you received the work from.  If you 
received the work on a physical medium, you must return the medium with 
your written explanation.  The person or entity that provided you with 
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a 
refund.  If you received the work electronically, the person or entity 
providing it to you may choose to give you a second opportunity to 
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy 
is also defective, you may demand a refund in writing without further 
opportunities to fix the problem. 
 
1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth 
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER 
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO 
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 
 
1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied 
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. 
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the 
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be 
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by 
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any 
provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 
 
1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the 
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone 
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance 
with this agreement, and any volunteers associated with the production, 
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, 
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, 
that arise directly or indirectly from any of the following which you do 
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm 
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any 
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. 
 
 
Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm 
 
Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of 
electronic works in formats readable by the widest variety of computers 
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists 
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from 
people in all walks of life. 
 
Volunteers and financial support to provide volunteers with the 
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's 
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will 
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project 
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure 
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. 
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation 
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. 
 
 
Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive 
Foundation 
 
The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the 
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal 
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification 
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at 
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent 
permitted by U.S. federal laws and your state's laws. 
 
The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. 
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered 
throughout numerous locations.  Its business office is located at 
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email 
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact 
information can be found at the Foundation's web site and official 
page at http://pglaf.org 
 
For additional contact information: 
     Dr. Gregory B. Newby 
     Chief Executive and Director 
     gbnewby@pglaf.org 
 
 
Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg 
Literary Archive Foundation 
 
Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide 
spread public support and donations to carry out its mission of 
increasing the number of public domain and licensed works that can be 
freely distributed in machine readable form accessible by the widest 
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations 
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt 
status with the IRS. 
 
The Foundation is committed to complying with the laws regulating 
charities and charitable donations in all 50 states of the United 
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a 
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up 
with these requirements.  We do not solicit donations in locations 
where we have not received written confirmation of compliance.  To 
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any 
particular state visit http://pglaf.org 
 
While we cannot and do not solicit contributions from states where we 
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition 
against accepting unsolicited donations from donors in such states who 
approach us with offers to donate. 
 
International donations are gratefully accepted, but we cannot make 
any statements concerning tax treatment of donations received from 
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff. 
 
Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation 
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other 
ways including checks, online payments and credit card donations. 
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate 
 
 
Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic 
works. 
 
Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm 
concept of a library of electronic works that could be freely shared 
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project 
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. 
 
 
Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed 
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. 
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily 
keep eBooks in compliance with any particular paper edition. 
 
 
Most people start at our Web site which has the main PG search facility: 
 
     http://www.gutenberg.org 
 
This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, 
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary 
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to 
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.