La Diplomato kiu Ridis - Verkis Ralph Harry


La Diplomato kiu Ridis
De Harry, Ralph (Ralph Lindsay), 1917-
Ilustrita de Lindesay, Vane, 1920-
Tradukita el Angla al Esperanto de la aŭtoro.
Unue eldonita en la Angla kiel The Diplomat who Laughed de Hutchison of Australia, 1983.
ISBN 0-09-148400-6.
Unue eldonita en Esperanto (iom reviziita teksto) de Bookleaf Publishing, 1997. ISBN 1-876042-07-9.
Ĉi tiu ret-eldono: aŭgusto 2000.
Vidu http://www.netword.com/booksreborn/
Kopirajta © 1997 Ralph Harry.
77 p. : ill. ; 21 cm.
327.2

Dediĉita al Dorotea, kiu ĝuis la amuzon dum ŝi partoprenis la ŝarĝojn de la diplomatia vivo, kaj al niaj infanoj, kiuj nun devas aŭskulti la ŝercojn kaj enigmojn de niaj genepoj.

La aŭtoro dankas al Hutchinson of Australia pro ilia permeso eldoni Esperantan version. Li ankaŭ dankas al la tre estimata forpasinta Ada Fighiera-Sikorska kaj al Nick Nicholas pro traduksugestoj, al Jay Grant pro la enkomputiligo kaj al Donald Broadribb pro lia fina polurado. Tamen li mem akceptas respondecon pri la nuna teksto.

Ralph Lindsay Harry, AC, CBE, post studoj en Hobarto kaj Oksfordo (Stipendiulo Rhodes) servis kiel Aŭstralia diplomato inter 1940 kaj 1978. Li estis Aŭstralia ambasadoro en Bruselo, Sajgono, Bonno kaj ĉe UN en Nov-Jorko. Post sia emeritiĝo li fariĝis vizitanta Fratulo en la Universitato de Tasmanio, kiu faris lin Honora Doktoro pri Juro, kaj Administranto de Aŭstralia Instituto pri Internaciaj Aferoj.

D-ro Harry estas Eksprezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Aliaj libroj liaj en Esperanto inkluzivas Aventuroj en Esperantujo.

listo de ĉapitroj


enkonduko

En Aĥeno, la antikva norda ĉefurbo de la imperio de Karolo la Granda, kie la landlimoj de Germanio, Nederlando kaj Belgio kunvenas, okazas ĉiujare fama karnavalo. Ĉiun jaron la Karnavala Societo de Aĥeno elektas novan membron de la “Ordeno por Batali Kontraŭ Bestecan Seriozecon”

(Orden Wider den Tierischen Ernst).

La honoro estas donata pro servoj al la humanigo de la politiko per humuro (Vermenschlichung der Politik durch Humor ). La instalaj ceremonioj, kie eminentaj Germanoj ŝercas kaj ĵetas oratorajn kustardajn tortojn kontraŭ naciajn instituciojn, helpis gardi la socion de Germanio post la Dua Mondmilito, kontraŭ la senhumura fanatikismo kiun la Nazioj ekspluatis en la 30-aj jaroj.

Diplomatoj, same kiel politikistoj, kelkfoje konsideras sin kaj siajn misiojn tro gravaj, kaj tio povas esti danĝera por la paco de la mondo. Bonfortune la plejparto de la ambasadoroj havas ampleksan sperton kaj bonan humursenton kiu malstreĉas la atmosferon dum intertraktado kaj helpas homajn kontaktojn.

En Parizo grupo da Usonanoj fondis Asocion por la Antaŭenigo de Humuro en Internaciaj Aferoj, dediĉitan al la propozicio ke “La Humuro nepre devas esti serioze konsiderata”, kaj, ke ĝi estas “baza homa bezono”.

En 1978, la A.A.H.I.A. aljuĝis sian Noblan Premion al la antaŭa Usona ambasadoro en Hindio John Galbraith, pro lia “Plano de Norda Dakoto”, laŭ kiu la landlimoj de ĉiuj landoj estu redesegnitaj laŭ la formo kaj grandeco de Norda Dakoto, tiel nuligante la Grandajn Potencojn kaj abolante ĉiujn marbordojn. Akceptante la honoron, Galbraith komentis ke nenio povus esti duone tiel amuza kiel la internaciaj aferoj de la pasinta jaro.

unuaj principoj

Ekzistas multaj difinoj de diplomato. Ekzemple: diplomato estas persono kiu povas distranĉi torton tiel ke ĉiu ĉeestanto kredas ke ŝi ricevas la plej grandan pecon; kaj: diplomato ĉiam memoras la naskiĝtagon de virino, sed neniam memoras ŝian aĝon. Ambasadoroj, precipe se ili ne havas instrukciojn de siaj registaroj, devas certigi ke ili konservas la povon elekti taŭgan respondon. El tio fontas la klarigo de la diferenco inter diplomato kaj “ĝentlemanino” aŭ damo: Se diplomato diras “Jes”, tio signifas “Eble”. Se li diras “Eble” la signifo estas “Ne”. Se li diras “Ne” li ne estas diplomato. Se damo diras “Ne”

tio signifas “Eble”. Se ŝi diras “Eble” la signifo estas “Jes”. Se ŝi diras “Jes”

ŝi ne estas damo.

Farante paroladon en kiu mi deziris flati generalon, mi aldonis trian difinon: Se generalo diras “Jes” tio signifas “Jes”. Se li diras “Ne” tio signifas “Ne”. Se li diras “Eble” li ne estas generalo!

Kiam mi estis Aŭstralia Ambasadoro en Belgio, oni invitis min al la ĉiujara festo en Namur apud la rivero Mozano. La festo havis la ĝojan nomon Féerie , kiun oni povus traduki: “Fekapriolado”. La heroo estis mita elfo aŭ koboldo, nomata Jean Bietrumé Picar, kiu en la deksepa jarcento turmentis la hispanajn armeojn kiam ili invadis la Malaltajn Landojn.

Specialaĵoj de la festo tiun jaron estis trupo de Francaj marŝantaj knabinoj, la membroj de muziksocieto, kiuj kantis sur kamiono, kaj fajrbrigadaj tubegoj, kiuj blovis konfetojn en la homamason. Vespere estis sepplada bankedo kaj konkurso de blagrakontoj. Kiam alvenis mia vico, mi senkulpige klarigis ke mi ne povas prezenti mensogan rakonton, ĉar la diplomatoj ĉiam parolas nur la neornamitan veron. Oni tuj prezentis al mi la unuan premion!

Kompreneble la diplomatio estas pli ol simpla ĝentileco. Oni ordonis al juna servisto en hotelo ke, se li hazarde eniros ĉambron en kiu troviĝas gastino senvesta tute nuda, li ne nur diru ĝentile: “Senkulpigu min, Sinjorino”, sed ke li devos uzi la diplomation kaj diri: “Senkulpigu min, Sinjoro”! Unu tagon li malfermis pordon kaj ektrovis nudan paron.

Memorante sian edukadon li diris laŭtavoĉe: “Pardonu min sinjoroj”.

Unu el la aspektoj de la diplomatia vivo estas ke ĝi estas nomada.

Registaroj movas siajn ambasadorojn ĉiun duan aŭ trian jaron. La teorio estas ke post unu-du jaroj diplomato alkutimiĝas al la lando kie li loĝas kaj al ties problemoj kaj ĉesas pensi en la kadro de la naciaj interesoj de sia propra lando. Efektive, li devas transloĝiĝi ĉar jam antaŭ tiam li uzis ĉiujn siajn ŝercojn por postbankedaj paroladoj. La ununura ŝtato kiu gardas sian reprezentanton en la sama ĉefurbo dum longaj periodoj estas la Vatikano. La diferenco inter papaj kaj aliaj diplomatoj estas klarigita de la Papa Nuncio en Belgio, Monsinjoro Oddi dum diplomatia bankedo en la klubo “Galla Rondo” ( Cercle Gaullois ). Li atentigis ke post du sezonoj la edzino de ambasadoro neeviteble diras al li: “Karulo, mi havas neniun robon por porti. Aŭ havigu al mi novan vestaron aŭ ni devos transloĝiĝi al nova ambasado”. Monsinjoro Oddi aldonis: “Tiu situacio ne okazas por nuncio!”

Diplomatoj devas pritrakti malfacilajn situaciojn sen perdi sian aplombon aŭ fari ofendon. La eminenta Franca diplomato Talleyrand foje solvis tiklan problemon majstre. Je unu el liaj bankedoj servisto enportis, por ĝin elmontri antaŭ ol servi, belan anason. Bedaŭrinde, li glitis kaj falis, kaj la anaso flugplonĝis al la planko. Sen eĉ eta embaraso, Talleyrand riproĉegis la malfeliĉan serviston: “Mallerta fuŝulo”, li diris, “Forprenu tiun malpuraĵon kaj distranĉu la alian anason”. Kelkaj personoj diris ke Talleyrand ruze aranĝis tiun trukon por montri kiom da riĉaĵoj li havas. Aliaj kredas ke efektive li havis nur unu anason!

Kiam la Nederlanda Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Joseph Luns vizitis Aŭstralion en 1953, oni kondukis la diplomatian grupon por festa nokto en la Teatro Tivoli en Melburno por vidi la Francan spektaklon Folies Bergères. Unu el la eroj estis orangutango, kiu faris mirindajn lertaĵojn. Subite la besto, ŝajne neregebla, foriris de la scenejo kaj grimpis al loĝio kie juna Aŭstralia diplomato estis sidanta kun la ĉarma sekretariino de la Ministro, S-ino Johanna van der Graaf. Ŝi kriegis kaj ĵetis sin en la brakojn de sia akompananto por protekto. La diplomato gajnis plurajn sekundojn kovrante ŝiajn orelojn, dum la orangutango flustris: “Ne timu, sinjorino”.

Eksa diplomato, sen laboro dum la ekonomia krizo, vidis anoncon pri posteno vaka en la zoologia ĝardeno, por diskreta viro. Kiam li kandidatiĝis, la administranto de la personaro postulis promeson pri sekreteco, kaj tiam klarigis ke la gorilo de tiu zoo, la favorato de la infanoj, mortis.

Por ne trompi la esperojn de la infanoj, ĝis anstataŭanto povos esti akirita oni retenis la pelton kaj la tasko en la posteno estos aperi kvazaŭ oni estus la gorilo. Ĉar li bezonis la monon, la diplomato akceptis la postenon kaj, post iom da ekzercado, lokigis sin en la enfermejo de la gorilo. Ĉiuj infanoj ĝojegis vidante sian amikon, la gorilon, kaj la eksdiplomato baldaŭ svingadis sin kontente. Bedaŭrinde, post unu speciale forta svingiĝo, lia tenpovo malfirmiĝis kaj li surteriĝis en la leonloĝejo najbara. La leono alsaltis kaj la “gorilo”, sen rigardo al la neceso de sekreteco, estis krionta por helpo kiam la “leono” flustris: “Silentu, stultulo, aŭ ni ambaŭ perdos nian postenon”!

Ambasadoroj havas la reputacion esti superege ĝentilaj. Klasika ŝerco bildigas du ambasadorojn, “Alphonse” kaj “Gaston”, kiuj alvenas samtempe al pordo. Ili riverencas unu al la alia. “Post vi, mia kara kolego,” diras Alphonse. “Post vi, kara kolego” diras Gaston. Ambaŭ insistas, kaj la riverencado daŭras eterne. Iama Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la Respubliko Vjetnamo, Tran Van Do, kiu estis Doktoro de Medicino, kutimis rakonti ke foje li flegis la edzinon de ambasadoro. Ŝi estis graveda. La kutimaj naŭ monatoj estis jam finitaj, sed la nasko ne komenciĝis. Fine li decidis ke li devos fari cezaran operacion. Dum li operaciis la kialo de la prokrasto riveliĝis. Estis ĝemeloj en la utero—kaj ĉiu el ili deziris ke la alia iru antaŭe en la mondon!

Aŭstralianoj ne ĉiam estis konataj pro sia ĝentileco. Cinikulo iam diris: “Vi devas lerni akcepti la malglatan kune kun la kruda”. Sed fakte Aŭstralianoj estas laŭnature ĝentilaj. Du Aŭstraliaj soldatoj kiuj estis forpermese en Anglio, dum la Unua Mondmilito, por resaniĝo, estis invititaj al kampara hejmo, kie oni bonvenigis ilin kiel heroojn. Kiam ili estis forirontaj, la “fosistoj” 1 dankis al sia gastiganto. Unu el ili diris fine: “Kaj mi devas diri, Sinjoro, ke via edzino estus mirinda amantino”. Dum la Anglo retroiris, embarasite, la alia Soldato riproĉis sian amikon: “Tio estis iom kruda. Vi certe blagas”. “Vi pravas” respondis la unua, “fakte ŝi estas terura,

1 Oni nomis Aŭstraliajn soldatojn “fosistoj” ĉar en Belgio ili devis konstante fosi por ripari tranĉeojn.

sed kiam oni estas ambasadoro por sia lando, oni nepre devas esti ĝentila”.

Kavaliro Mark Oliphant, kiu estis dum kelkaj monatoj en Nov-Jorko en la fruaj tagoj de Unuiĝintaj Nacioj kiel spertula konsilanto de D-ro H.V.

Evatt ĉe la Komisiono pri Atoma Energio, eksciis plurajn diplomatiajn sekretojn. Kiam li fariĝis Ŝtatestro de Sud-Aŭstralio, li diris ke kiel diplomato li devis lerni oscedi sen malfermi la buŝon.

Diplomatia aparteco, la arto partopreni en diskutado sen riveli la personajn sentojn, estas kelkfoje interpretata kiel manko de varmkoreco.

Dum bankedo gastigata de Charles de Gaulle oni trovis ke la ĉampano ne estis taŭge malvarmigita. “Ne gravas” diris la generalo al sia ĉagrenita stabo, “Metu ĝin apud Couve de Murville”—la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj—“Li tuj malvarmigos ĝin”.

Nenia Ĝenerala Teorio de Diplomatio estas ĝis nun pruvita, sed Profesoro C. Northcote Parkinson, la aŭtoro de La Leĝo de Parkinson 2 , jam aplikis siajn bone konatajn teoriojn al kelkaj aspektoj. En parolado al la Ekonomia Kolegio de Roterdamo, li sugestis ke la nombro de la diplomatiaj misioj kaj la grandeco de iliaj staboj tiom kreskis ke diplomatoj povas plenigi sian tutan tempon per akceptoj kaj bankedoj inter si mem, kaj tial neniu tempo restas al ili por kontaktoj kun la ŝtatanoj de la landoj al kiuj ili estas akredititaj. Per la citado de imagaj kaz-historioj de rilatoj inter Usono, Sovetunio kaj “Bongolando” li “pruvis” ke diplomatio kunfandiĝis kun turismo, kaj ke ambasadoj fariĝis prestiĝhoteloj.

Oni kelkfoje akuzas la diplomatojn ke ili tro atentas formalaĵojn, inkluzive la faradon de formalaj vizitoj al negravaj surlokaj aŭtoritatoj, kiam ili unue alvenas al siaj misioj. Tamen, tiaj vizitoj ofte estas sekvataj de renkontoj kiuj estas same utilaj kiel interesaj. En 1971, kiel novalveninta Ambasadoro de Aŭstralio ĉe la Federacia Respubliko Germanio, mi vizitis la Premieron de la ŝtato Rheinland-Pfalz, Helmut Kohl. Kohl estis venkita en elekto por la ĉefeco de la Kristana Demokratia Unio kaj provizore estis ekster la teamo, politike. Mi kuraĝigis lin pligrandigi siajn sciojn pri eksterlandaj aferoj per vizito al Aŭstralio kaj Sud-orienta Azio. Li tagmanĝis kun mi kaj aliaj ambasadoroj, al kiuj mi prezentis lin. Post dek

2 Ŝerca leĝo ke registaraj departementoj kreskas inverse al la laboro farenda.

jaroj li fariĝis kanceliero. Post 20 jaroj li estis Kanceliero de reunuigita Germanio.

Ankaŭ mi devis formale viziti la Premieron de Bavario. En 1971, dum mi estis en Munkeno, mi vizitis la Urbestron kaj inspektis la lokojn kie okazos la Olimpiko la sekvan jaron. La Urbestro, D-ro Vogel, kiu jam vizitis Aŭstralion por ĉeesti vinfeston en la Valo Barossa, en SudAŭstralio, estis optimisma rilate la preparojn por la Ludoj. “La ĉefa stadio tamen estos preta por la inaŭgura ceremonio,” li diris. “La jaro 1972 estos superjaro, kaj la Ludoj komenciĝos nur posttagmeze”. En 1982, Vogel fariĝis la kandidato de la Sociala Demokratia Partio por fariĝi Kanceliero.

Poste, mi faris miajn formalajn vizitojn en Berlino, kie mi estis la civila ĉefo de la Aŭstralia Milita Misio. Ĉeestante ceremonion, mi renkontis Usonan generalon kiun mi konis en Vjetnamo, kaj kiu havis kun si vizitanton el Usono—Jimmy Carter, Guberniestro de la ŝtato Georgio, poste Prezidento.

reĝa diplomatio

Ambasadoroj reprezentas unu ŝtatestron—monarkon aŭ prezidenton—en intertraktado kun alia ŝtatestro. Kiam li/ŝi alvenas al sia ambasado en la fremda ĉefurbo, la Ambasadoro prezentas la “Leteron de Revoko” de sia antaŭulo, kaj sian propran “Akreditan Leteron”. Tiuj leteroj estas verkitaj per formala kaj eleganta, sed iom arkaika lingvo. Ili estas adresitaj al la “estimata frato” de la skribinta monarko. La ambasadoro estas akceptita de la ŝtatestro, kaj estas akompanata de membroj de sia stabo, kiuj de tempo al tempo estas invitataj al la Palaco.

Je mia unua posteno, en Otavo, la ĉefurbo de Kanado, mi ricevis inviton ludi tenison ĉe la Ĝenerala Guberniestro, la Grafo de Athlone. La sekretario de Lia Moŝto informis min ke mi estos kunludanto de Ŝia Moŝto Princino Alice, la edzino de la Grafo. Mi respondis ke estos honoro. La sekretario daŭrigis ke la Princino (a) amas venki, kaj (b) preferas ke ŝia partnero ne “ŝtelu” ŝiajn batojn. Mi respondis ke, kvankam mi estas Aŭstraliano, mi ne estas tre lerta tenisludanto kaj ke mi ne povus garantii la venkon, precipe se miaj batoj estos limigitaj pro reĝa protokolo. “Ne timu, amiko”, diris la sekretario, “Mi jam parolis ankaŭ al la kontraŭuloj!”

Princino Alice estis ĉarma, kaj ni facile venkis.

Princino Juliana de Nederlando, kiu ekloĝis en Kanado post la Germana invado de ŝia patrujo, kaj loĝis en Otavo, ludis tenison en klubo de kiu mi estis membro. Feliĉige, ŝi ludis malpli formale.

Dum mia deĵoro en Otavo mi dufoje kuniris kun mia ĉefo, la Alta Komisiito de Aŭstralio, Kavaliro William Glasgow, al Kebeko (Quebec), kiam Winston Churchill kaj Franklin D. Roosevelt interkonsultiĝis pri la direktado de la Milito. En la Citadelo mi atendis ĝis Kavaliro William venis el la ĉambro kie li parolis kun Churchill.

La Alta Komisiito rakontis al mi ke li diskutis kun Churchill la signifon de la eniro de Usono en la militon, je tempo kiam la Brita Komunregnaro kaj Sovetunio nur tre malfacile daŭrigis la batalon kontraŭ Hitler.

Tiam post medito Churchill subite diris: “Pearl Harbour (Perlhaveno) Pearl Harbour, perloj senprezaj, Glasgow.”

Antaŭ nia foriro de Otavo, ni ricevis sekretegan telegramon de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, D-ro Evatt. Post aliaj informoj la telegramo finiĝis per la vortoj: “Informu Brendan Bracken [konsilanto de Churchill] ke la platipuso komencis sian vojaĝon”. Kavaliro William demandis al mi kio estas la signifo de la frazo pri la platipuso, la stranga Aŭstralia ornitorinko, amfibia besto kiu demetas ovojn kaj poste mamnutras la idojn. Mi sugestis ke eble estas aludo al tre sekreta amfibia ekspedicio. Ni estis ambaŭ tre scivolemaj dum nia vojaĝo al Kebeko. Tuj post la eliro de mia ĉefo mi demandis: “Kio estas la signifo de Platipuso ?” “Harry,” li respondis, “Ĝi estas vivanta ornitorinko kiun D-ro Evatt sendas al la zoologiaj Ĝardenoj en Londono, de kiuj S-ro Bracken estas patrono”!

La Prezidento de Usono, Harry Truman, preferis neformalecon, tamen devis inviti centojn da membroj de la Diplomataro al festoj en la Blanka Domo. Du- aŭ tri-foje Bert (D-ro H.V.) Evatt, la Aŭstralia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, vizitis la Prezidenton en la Oficejo. La unuan fojon, en 1946, Evatt komentis al mi, kiam la vizito finiĝis, ke Truman ne scias multon pri internaciaj aferoj. Post unu-du jaroj, je la fino de simila vizito li diris: “Truman lernis multon post kiam li fariĝis Prezidento”.

En 1948 Truman, kiu heredis la prezidentecon de Franklin D. Roosevelt, kandidatiĝis por dua deĵorperiodo. Ĉiuj ĵurnalistoj, opinienketistoj, kaj aliaj spertuloj antaŭanoncis venkon por la Respublik-Partia kandidato Thomas E. Dewey. Kiel sekretario en la Ambasado mi preparis raporton al Kanbero, antaŭvidante Respublik-Partian registaron. Je nia surprizo, la Aŭstralia Ambasadoro, Norman Makin, rifuzis subskribi la memorandon. Li diris ke li kredas ke Truman estos elektita, sed donis nenian kialon. Fakte, kvankam fruaj eldonoj de ĵurnaloj ja raportis venkon de Dewey, Truman estis elektita. Ni ĉiam supozis ke la klarvido de Makin fontis el ligoj kiujn li havas kun la Mez-Okcidento de Usono per la Metodista Eklezio, sed multajn jarojn poste li rivelis al mi la sekreton.

Post konversacio kun la Prezidento pri alia afero, li demandis al Truman ĉu li esperas ke li venkos en la balotado. Truman respondis memfide ke li atendas sukceson—kaj Makin lin kredis.

Harry Truman ofte surprizis homojn kiuj ne konis liajn kvalitojn. Vizitanta Franca politikisto kiu vizitis Truman en lia hejmurbo, Independence, Missouri, miris kiam Truman memoris ke tiu Franco faris antaŭan viziton al Independence, kiam li estis studento, ke li loĝis en specifa hotelo, kaj manĝis en nomita restoracio. Kompreneble la Ŝtata Departemento (pri Eksterlandaj Aferoj) estis zorge enketita pri la afero, kaj provizis al Truman bone indeksitan dosieron. La vere interesa aspekto de la afero kuŝis en tio ke nenio troviĝis en tiu dosiero pri la antaŭa vizito de la Franco!

La malkaŝemo de Truman foje preskaŭ kaŭzis al mi embarason diplomatian. La Prezidenton ege ĉagrenis ke kritikisto faris malestimajn rimarkojn pri koncerto de lia pianista filino Margaret. Ambasadoro Makin kaj mi vojaĝis el Nov-Jorko al Vaŝingtono per la Fervojo Pennsylvania, kun Generalo Carlos P. Rómulo de Filipinoj. La posttagmeza ĵurnalo havis kriegan ĉeflinion: “Prezidento nomas kritikiston S.O.B.” (Usona sakraĵo, laŭvorte: filo de hundino). La ambasadoro, strikta Metodisto, demandis al mi tute naive: “Kio estas S.O.B. Harry?” Feliĉige Rómulo tre kontente klarigis.

En 1948 mi partoprenis en Nov-Jorko en Komitato de Unuiĝintaj Nacioj, kies tasko estis prepari la tekston de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La prezidanto de la komitato estis Sinjorino Roosevelt, la vidvino de la antaŭa Prezidento Franklin D. Roosevelt. Kiel la plej juna membro de la komitato mi rigardis admire kiel ŝi persvadis kaj kaĵolis la maljunajn spertulojn P.C. Chang de Ĉinio, Alexei P. Pavlov de Sovetunio, kaj René Cassin de Francio, virojn el diversaj filozofiaj fonoj, akcepti artikolon post artikolon de la Deklaracio. Unu tagon, kiam ni jam verkis preskaŭ duonon de la Deklaracio, Sinjorino Roosevelt invitis nin okazigi sesion en ŝia “dometo”, la hejmo de la familio Roosevelt ĉe Hyde Park.

“Franklin kredis firme al la rajtoj de la homaro”, ŝi diris, “kaj estus plaĉe al li ke oni verkus unu artikolon de la Deklaracio en lia hejmo”. Kompreneble ni akceptis, kaj mi ricevis lecionon pri diplomatio de Franca majstro:— Ni laŭorde verkis la artikolon, poste ĉesis labori por manĝi “piknikon”

konsistantan el kokido, fritita laŭ la sudusona maniero, sur tabloj sur la gazono, servate de kelneroj kun blankaj jakoj. Sinjorino Roosevelt proponis al Profesoro Cassin, kiu sidis kun mi, polvokovritan botelon da ruĝa vino. “Ĉi tiu valora vino estis donaco de la familio Rothschild al Teodoro Roosevelt”, ŝi diris.

Profesoro Cassin trinketis kaj gaje ridetis: “Tio ja estas bonega vino”

li diris. Sinjorino Roosevelt reciproke ridetis kaj sin turnis al alia grupo.

“C’est magnifique” palpebrumante flustris la profesoro al mi, “mais c’est mort”—bonega, sed tute morta.

Post la lunĉo, promenante kun la Angla reprezentanto, ankaŭ juna diplomato, mi ekvidis balancilon kaj ni decidis havi iom da korpa ekzercado. Ĉi tiu ŝajne estis rigardata de la maljunuloj kiel defio al ilia vireco, kaj unu post alia Cassin, Chang, Pavlov, Hernén Santa Cruz de Ĉilio, kaj Charles Malik de Libano ĉiuj solene svingis sin unu-du fojojn ĝis Eleanor vokis sian klason denove en la lernejon.

Inter 1953 kaj 1956, kiel reprezentanto ĉe la Eŭropa Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj Ĝenerala Konsulo de Aŭstralio en Svislando, mi ne estis akreditita ĉe la Svisa prezidento. Ĉiuokaze, la prezidenteco de Svislando rondiras inter membroj de la Federala Konsilio, kaj tial eĉ la Svisoj ofte ne povas informi vin, je difinita momento, kiu estas ilia ŝtatestro. Sed hazarde, dank’ al skiferioj, mia familio poste kontaktiĝis kun Geprincoj Rainier de Monako. Ni kutimis lupreni ĉaleton ĉe Schönried en la apudberna montaro (Oberland). En 1965 ni revizitis Schönried kun niaj filo kaj filino.

Ni eksciis ke Princino Grace ricevas skilecionojn de Madeleine Frautschi, la proprietanto de nia ĉaleto. Mi havis nur mallongan kontakton kun la Princino, sur skitrenilo. Sed mia filino, kaj mia filo kiu estis en la unua remteamo de la Anglikana Gimnazio en Melburno kaj kiu estis solide konstruita, pasigis posttagmezon glitkurante kun Princino Caroline kaj Princo Albert. Kiam li revenis hejmen Johano ŝajne havis zorgojn: “Estis ulo ĉirkaŭglitanta sur la glitejo, kaj mi renversis lin. La Princo kaj la Princino ridegis. Ili diris ke li estas ilia sekurec-gardisto. Mi esperas, paĉjo, ke mi ne ruinigis vian karieron”!

En Ĝenevo mi konatiĝis kun kelkaj eminentuloj de la EsperantoMovado, ekzemple Hans Jakob, la administranto de la fonduso Hodler kaj de la biblioteko nun en Roterdamo. Unu vesperon mia edzino kaj mi tagmanĝis kun Harold Macmillan, la Brita Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, kiu estis komenconta kunvenon kun la Ruso Molotov. Macmillan diris ke Molotov konstante citas proverbojn, kaj ke li ŝatus povi citi Rusan proverbon por ridindigi la suspektemon de la Rusa ĉefo. Mi kontaktis Hans Jakob, kiu provizis la proverbaron de Marko Zamenhof, la patro de Ludoviko. Tie mi trovis Rusan proverbon: “La lupo avidas la ŝafojn sed restas en la arbaro”. Mi sendis ĝin al Macmillan, kiu ĝoje uzis ĝin je la unua okazo.

Mi ankaŭ konatiĝis kun Ivo Lapenna kaj kun Edmond Privat. Mi vizitis D-ron Privat en Neuchatel, kie li estis profesoro pri Angla literaturo. Antaŭ ol foriri mi petis lin registri por mi ĉapitron de sia Vivo de Zamenhof , por ke la Esperantistoj de Aŭstralio aŭskultu lian belan deklamadon. “Tute ne!” li respondis, “mi donos al vi mesaĝon”. Kaj sen kia ajn preparo li stariĝis kaj oratoris bonegan paroladon al la Aŭstralianoj.

Alian fojon Privat vizitis Ĝenevon kaj ni kune prezentis filmon pri Aŭstralio en la Palaco de la Nacioj. La sekvan tagon oni telefonis al mi ke D-ro Privat paroladis en la Internacia Lernejo. “Mi komprenas” mi tuj diris, “la infanoj entuziasmiĝis kaj deziras lerni Esperanton, kaj vi bezonas instruiston”. Mi pravis. La maljunulo ankoraŭ havis arĝentan langon.

Mi akceptis la instruan taskon.

Post mia deĵorperiodo en Ĝenevo mi iris al Singapuro kiel reprezentanto (“Komisiito”) de Aŭstralio. Singapuro en 1956 ankoraŭ ne estis sendependa kaj oni traktadis diplomatie kun la Ĉefministro, David Marshall, kiu priskribis la proponojn de la Britoj por sendependeco kiel “kristnaskan pudingon kun saŭco el arseniko”. La nova konstitucio por sendependa Malajzio estis verkata de grupo kiu inkluzivis faman Aŭstralianon, la antaŭan Ĝeneralan Guberniestron, Kavaliron William [Vilĉjo] McKell. Vilĉjo havis profundan konon de Aŭstraliaj aferoj—arto, muziko, literaturo, kaj, kompreneble, politiko. Tamen lia nomumo kiel Ŝtatestro estis kritikita, ĉar li antaŭe estis aktiva politikisto—Premiero de Nova Sud-Kimrio. Estis skandaleto kiam la Prezidanto de la Parlamento—de la Ĉambro de Deputitoj—Archie Cameron, rifuzis iri al la Rezidejo en Yarralumla, en Kanbero, ĉar li malaprobis la enoficigon de McKell. En Singapuro Kavaliro kaj Kavaliredzino McKell loĝis kun mi kaj mia edzino en la oficiala Aŭstralia rezidejo, Glencaird.

Mi ordonis al Ah Fong, la Ĉina ĉefservisto, ĉiam proponi al la Kavaliro trinkaĵon kiam li revenis al la domo. Unu posttagmezon mi trovis lin sidanta sur la teraso kun glaso da viskio en la mano kaj flava telegramo kuŝanta sur la table. “Vi scias, S-ro Harry,” li diris, kiam mi kunsidiĝis, “kiam oni emeritiĝas de la ofico de Ĝenerala Guberniestro, ĉio ĉesas. Oni forprenas la nomon de la eksiĝinto el listoj, inkluzive de membreco de kluboj, kaj nur la novulon oni invitas fari ĉiujn paroladojn. Sed estas unu afero kiu daŭras—oni ankoraŭ ricevas invitojn al ŝtataj funebraj ceremonioj”. Li paŭzis, kaj tiam daŭrigis: “Kaj mi ĵus ricevis inviton al tiu de Archie Cameron”!

En 1965 mi fariĝis la unua Aŭstralia ambasadoro rezidanta en Belgio, kie antaŭe reprezentis nin nia ambasadoro en Hago. Plejparte mia laboro rilatis al la Eŭropaj Komunumoj, sed mi estis akreditita ankaŭ al la Belga kortego kaj laŭorde prezentis mian leteron de akredito, adresita de Elizabeth II, Reĝino de Aŭstralio, al sia “frato” Baudouin.

Vestite per vespera frako kun blanka kravato kaj akompanate de mia stabo kaj la ceremoniĉefo mi veturis en limuzino cele la palacon. Dum la lastaj 100 metroj, proksimume, ni havis eskorton de rajdsoldatoj, preskaŭ la lastan fojon kiam oni donis al ambasadoro tiun antikvan honoron. Post la ceremonio la Reĝo faris kelkajn demandojn, kaj montris sin tre bone informita, tro bone por mia trankvilo. Li kredis ke Aŭstralio estas sendonta soldatojn al Vjetnamo. Mi diris ke ni havas milit-konsilantojn en Vjetnamo, sed neniu decido estas farita sendi trupojn. “Sed”, diris Reĝo Baudouin, “laŭ la Brita Brodkasta Korporacio, oni anoncis tion hodiaŭ matene!”.

La jaro 1965 estis la 150-a datreveno de la Batalo de Vaterlo, do de la decida venko, fare de Anglio kaj ties alianculoj, super la armeo de Napoleono. La festado en Bruselo inkluzivis reokazigon de la balo en la Brita ambasadejo la vesperon antaŭ la batalo. La aktuala Duko de Wellington estis tie, kune kun la Gedukoj de Kent el Anglio, sed estis neniu posteulo de Bonaparto.

La vilaĝo Vaterlo apud Bruselo estis konata vidindaĵo por turistoj, kaj Aŭstraliaj vizitantoj ĉiam deziris ĝin vidi. Ŝajne ne nur la diplomatoj en la Aŭstralia ambasado konstante pilgrimis tien. Princino Lilian, edzino de Reĝo Leopoldo, antaŭa reĝo de Belgio, kiu loĝis je la rando de Bruselo, emis rakonti ke foje ŝi kondukis grupon da Usonaj vizitantoj al la batalkampo. Ŝi montris al ili kie la Imperiestro Napoleono staris kun sia stabo, kaj kie la Angla generalo la Duko de Wellington direktis la batalon.

La vizitantoj aŭskultis sed ne faris multajn demandojn. Dum la hejmenveturado, tamen, ŝi aŭdis ke ili debatas pri io. Unu diris al alia: “Kial, do, ni ne demandu al the Princino”? Do unu el ŝiaj gastoj demandis: “Diru, Princino, ĉu la Batalo de Vaterlo estis en la Unua aŭ la Dua Mondmilito?”

La Reĝo Leopoldo havis tre aktivan menson kaj, inter aliaj projektoj, li pripensis viziton al Aŭstralio. Preparante, li faris seriozan studon de la historio kaj kutimoj de la Aŭstraliaj aborigenoj. Ankaŭ li estis ankoraŭ bonega golfisto, kun handikapo de nur 6 aŭ 8. Pro lia sinteno, kiun oni opiniis defetisma, en 1940 kiam la Nazioj invadis Belgion, oni organizis post la milito referendumon por decidi ĉu li revenu al la trono. Plimulto de la Belga popolo voĉdonis favore al reveno, sed Paul Henri Spaak kaj la socialistoj kredis ke esti Reĝo de la Belgoj bezonas pli ol nudan plimulton. Li kaj liaj kolegoj stimulis manifestaciojn en la stratoj insistante ke Leopoldo cedu la oficon al la juna Reĝo Baudouin. Tiel la sinsekvo de misfortunoj, kiuj inkluzivis la morton de lia unua edzino, Reĝino Astrid, daŭris. Li neniam akceptis ke estis kia ajn rilato kun la fakto ke li ĉeestis kiam la tombo de la Egipta reĝo Tutanhkamen malfermiĝis. Kiam oni demandis al li pri tiu afero, la eksreĝo respondis: “Estas mito ke estiĝis malbona fortuno. Kompreneble tio estas sensensaĵo. Rigardu min—mi ĉiam estis feliĉa viro”.

En majo 1968, dum mi partoprenis en konferenco de U.N. en Vieno pri la juro de traktatoj, mia Registaro petis ke mi transprenu la ambasadon en Sajgono, kaj ke mi foriru el Belgio kiel eble plej baldaŭ. Ĵus okazis la ofensivo de la Tetfesto, kiam geriloj de la Vietkongo penetris la Usonan ambasadon en Sajgono, kaj esperoj por la firma starigo de la Respubliko Vjetnamo en la sudo estis frakasitaj. Mi akompanis mian edzinon al restoracio por bona tagmanĝo antaŭ ol informi ŝin pri la novaĵo!

En Vjetnamo ambasadoroj ofte multe vojaĝis kun Prezidento Nguyen Van Thieu kiam li vizitis diversajn provincajn centrojn. Unu provincestro por oficiala lunĉo inkluzivis hakitan kobron en la menuo. Mi opiniis ke estas mia devo, ĉar la ŝtatestro ĉeestas, manĝi almenaŭ iomete de ĉiu menuero. Mi faradis mian diplomatan plej bonon kiam la Prezidento kliniĝis trans la tablon kaj flustris: “Mi opinias ke ve jam faris vian devon, ambasadora Moŝto!”

La Aŭstralia ambasado en Sajgono de tempo al tempo disponis pri aviadilo Dakota (DC3), administrata de la Aŭstralia flugarmeo (R.A.A.F.) por servi Aŭstraliajn ambasadojn en Sudorienta Azio. Oni organizis tutsemajnajn vizitojn al ok provincoj, portante la tutan stabon kaj interpretistojn, kun surteriĝoj en la ĉefurbo de ĉiu provinco. La lastan tagon la aviadilo kutimis viziti unu el la pretermarbordaj insuloj kun bona strando, kie ni povis verki nian raporton. Dum unu el tiaj ambasadaj rondvojaĝoj ni vizitis vilaĝon de montaranoj, kie oni invitis min “trinki el la vazo”. Tio signifis trinkadon tra pajlero el granda argila vazo plena ĝis la rando per neidentigita kaj ŝajne malbongusta fermentaĵo. Por malebligi nur ŝajnan trinkadon, unu el la montaraj viroj staris apud la vazo por ĝin plenigi ĝis la rando denove kaj tiel montri al la kunestaro precize kiom ĉiu eminenta vizitanto trinkis. Sub tiu premo de publika opinio, mi sukcesis gluti miajn du decilitrojn kaj postvivis.

Kiel reprezentantoj de siaj landoj, ambasadoroj estas ofte ofendiĝemaj pri siaj rango kaj loko en la “laŭvica ordo” en diplomatiaj festoj. Feliĉige, post multaj jaroj da disputado, traktato estis subskribita kiu preskribis ke prioritato estos bazata sur la dato kiam la ambasadoro prezentis siajn akreditilojn al la ŝtatestro. Tamen ankoraŭ estas iom da nacia rivalado inter ambasadoroj. En Bankoko la Brita Ambasadejo havis la plej altan flagstangon. La Usona ambasadoro decidis meti sian landon je la pinto, per la Steloj kaj Strioj. Li demandis al la Brita ambasadoro la altecon de la stango ĉe la Brita rezidejo. Poste li instalis stangon kiu estis du metrojn pli alta. Sed la Brito estis pli ruza. Oni trovis ke la Brita flagstango estas ankoraŭ unu metron pli alta!

Unu el niaj plej bonaj amikoj en Sajgono estis la ĉefa konsilanto de la Prezidento pri eksterlandaj aferoj kaj strategio, Nguyen Phu Duc, kiu invitis nin al sia edziĝo. La posta festo havis ĉiujn specialajn erojn de Aŭstralia edziĝbankedo, inkluzive trietaĝan kukegon kiun Duc kaj lia juna edzino dispecigis per tranĉilo. Ili demandis ĉu ni ŝatas la aranĝojn por la akcepto. Mi respondis ke ili estas bonegaj, sed aldonis ŝerce ke je strikte aŭtentika geedziĝo necesus glavo por tranĉi la kukon. Post kelkaj semajnoj ni partoprenis en bankedo en la Palaco honore al S-ro Holyoake, la Ĉefministro de Nov-Zelando. Kiam alvenis la momento por la deserto, eniris la kuiristo eskortante grandegan kukon. Sekvis oficiro kun nuda glavo.

Ĉar Kamboĝo kaj la Respubliko (Sud-)Vjetnamo havis nesolvitan landliman disputon, ili rompis diplomatiajn rilatojn. Princo Sihanouk, kiu havis altan estimon por la Aŭstralia Ambasadoro Noel Deschamps, petis Aŭstralion prizorgi la interesojn de Kamboĝo en Sajgono. En Decembro 1969, akompanate de miaj edzino kaj pli juna filino, mi vizitis Kamboĝon por raporti al “mia Princo”. Sihanouk akceptis nin en Battambang, kie li inaŭguras novan sukerfabrikon. Li donis al ni honorseĝojn en la ceremonio. Dum lunĉo ni sidis kun la Princo kaj Princino Monique. Ambasadoroj kiuj rezidis en Phnom Penh sidis, envie, ĉe aliaj tabloj. Sihanouk entuziasmis pri sia venonta vizito al Francio, kie li intencis uzi la akvan dieton en Grasse, la Franca banurbo. “Kion faros via Princa Moŝto post fino de la dieto?” mi demandis. Sihanouk respondis: “Nu, mi iros al Parizo, kompreneble, kaj ĝuos bonan tagmanĝon ĉe la restoracio Tour d’Argent ”!

Diplomatoj almenaŭ scias pri sia loko en la vicolisto. Je la funebraj ceremonioj pri la morto de Elizabeta, Reĝino de la Belgoj, la ĉefoficisto pri diplomatiaj ceremonioj vicigis la misiĉefojn en taŭga ordo, sed sciiĝis ke ili rigardas malĝustadirekten. Mankis tempo ĉar la ceremonia promenado estis tuj komenciĝonta, sed estis neniu konfuzo. La Dojeno de la Diplomata Korpuso faris U-turniĝon kaj la aliaj ambasadoroj inversigis sin fulmorapide, senerare konservante sian vicordon.

pioniroj de la diplomatio

En 1940, kiam mi ankoraŭ estis studento en Oksfordo kiel stipendiulo Rhodes, oni akceptis min, post ekzameno en Londono, kiel trian sekretarion en la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj en Kanbero. Dum mi atendis en promilita vico ŝipon al Aŭstralio, mi laboris volontule en la Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj en Londono, por gajni sperton. Mi verkis artikoletojn, ĉeestis paroladojn en la Reĝa Instituto pri Internaciaj Aferoj kaj vizitis oficistojn en la Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj.

Unu oficisto plendis al mi ke pro la bombatakoj oni ne plu povis konduki sian hundon al la oficejo. Li devis sendi sian al hundloĝejo en la kamparo. Li jam renversis la bovleton kiu antaŭe tenis la hundan nutraĵon. Tie ĝi restis ĝis la fino de la milito, kiam hundoj denove rajtis veni al la oficejo. S-ro S.M. Bruce, ĉefo de la Aŭstralia Altkomisio, komentis ke “ĉe la Angloj la hundoj estas pli gravaj ol pureco” (lia fraztordaĵo “dogliness comes before cleanliness” estas malfacile tradukebla: oni povus eble diri: ĉe la Angloj hunda dieto estas pli grava ol Dio”).

Per la vaporŝipo Orcades ni vojaĝis el Southampton ĝis Aŭstralio, ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero en Sud-Afriko. Granda proporcio de la pasaĝeroj estis malgrandaj infanoj kiuj forlasis, kun siaj patrinoj, la militregionon, por iri al la relativa sekureco de Aŭstralio. La adoltoj surŝipe, timante ke ses semajnoj sen okupo farus la konduton de eĉ la plej bonaj infanoj netolerebla, decidis organizi lernejon. Estis klasoj pri diversaj lingvoj, kaj pri rolludado kaj aktorado. Mi proponis instrui Aŭstralian historion, kaj kunmetis kelkajn “lecionojn” kiuj konsistis ĉefe el la aventuroj de fruaj Aŭstraliaj esploristoj. Unu knabeto raportis al sia patrino ke Aŭstralia historio ne estas aŭtentika historio, sed nur rakontoj. La memoraĵoj de la eminenta Aŭstralia historiisto Manning Clark rivelis ke li vojaĝis en la sama ŝipo. Sed li estis unuaklasa pasaĝero kaj ne vizitis niajn klasojn.

La Aŭstralia diplomatia servo estas tre juna laŭ internaciaj normoj.

En 1940 estis nur tri eksterlandaj misioj, krom Komercaj Komisionoj: Legacio en Vaŝingtono, Altkomisio en Otavo kaj Interrilata Oficejo en Londono. La Departemento en Kanbero okupis nur ok malgrandajn ĉambrojn en la Okcidenta Oficejbloko. Tamen ni havis kelkajn agemajn pionirojn.

Unu el niaj fruaj entreprenoj, kiam John McEwen estis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj en 1940, estis helpi la Liberajn Francojn de Generalo De Gaulle preni povon en Nov-Kaledonio. La Francoj neniam forgesis tiun eventon. Dum vizito al Strasburgo en 1966 por konversacioj kun la Komisiitoj de la Eŭropa Komunumo, S-ro McEwen deziris viziti la antaŭan Linion Maginot. Ĝi ne estis vizitebla por ordinaraj turistoj, sed por McEwen de Aŭstralio Parizo faris escepton kaj mi havis la sperton supreniri kun la Ministro (tiam pri Komerco) el la subteraj tuneloj por rigardi la kamparon el afustotureto. McEwen tre fieris pri sia kromnomo “Nigra Joĉjo”, kaj foje, kiam ni festis lian naskiĝdaton en Ĝenevo metante grandegan nigran pupaĉon en lian liton, li sendis danktelegramon subskribitan “Jean Lenoir” (Johano la Nigra).

McEwen-on sekvis, kiel Ministro, Kavaliro Frederick Stewart el Sidnejo. Li pli kapablis sur la kampoj transporto kaj sociaj servoj ol pri eksterlandaj aferoj. Baldaŭ post kiam li fariĝis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Stewart diris al grupo da oficialaj vizitantoj el Tajlando, ĉiuj Budhistoj, ke la mondo nepre devas reveni al la observado de bonaj, tradiciaj, kristanaj principoj.

Stewart estis Metodista laika predikisto, preskaŭ tute puritana. Li malamis la tabakon, kaj por eviti cigaredfumon, laŭ onidiro, li foje vojaĝis en trajnkupeo nur por virinoj. Poste, kiam mi menciis al la politikisto R.G.

Menzies ke Stewart nek fumis tabakaĵojn nek drinkis, Menzies respondis: “Ne, sed li ĉenmaĉadis bombonojn”.

Dum kelkaj monatoj mi deĵoris provizore kiel privata sekretario de Stewart. Unu tagon, en la ofickonstruaĵo de la Aŭstralia Federacio en Sidnejo, la poŝtaĵoj inkluzivis leteron de la eldonistoj de la gazeto “ Man ”

[Viro], kiuj proponis fari ion por helpi venkon en la milito. Specimeno de proponata numero estis kune. Ĝi inkluzivis kelkajn patriotajn artikolojn, sed la ĉefa allogo restis la tradicia dupaĝa centra bildo de nudulo. Kiam venis la horo por lunĉi, la Ministro invitis min kunmanĝi en la restoracio.

La ekzemplero de Man kaptis lian atenton kaj li demandis kio ĝi estas.

Antaŭ ol mi povis klarigi, li metis ĝin sub sian brakon kaj diris ke li trarigardos ĝin dum lunĉo. En la restoracio estis Kavalirino Mary, la edzino de la veterana eksĉefministro Vilĉjo Hughes. S-ro Stewart invitis ŝin veni al nia tablo. Ŝi miris kiam Stewart, doninte la mendojn al la kelnero diris: “Nun, S-ro Harry, ni rigardu ĉi tiun gazeton” kaj montris la ekzempleron de Man .

La konstanta Sekretario de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj en la tridekaj jaroj estis Kolonelo W.R. Hodgson, kiu estis, antaŭ preskaŭ 30 jaroj, membro de la unua klaso en la tiam nova Militista Kolegio en Duntroon apud la nuna Kanbero. Vundite dum la unua batalo de la Aŭstralia armeo kontraŭ la Turkoj sur la duoninsulo Gallipoli, li studis la juron kaj faris karieron en la informa servo de la armeo kaj poste kiel ĉefo de la nova Departemento pri Eksterlandaj Aferoj. La Nacia Registaro apogis sin sur konsiloj fare de li kaj de la Departemento, kvankam la ĉefministro dependis ankaŭ de S-ro S.M. Bruce (poste Lordo Bruce), la Alta Komisiito de Aŭstralio en Londono.

Post kelkaj jaroj Hodgson deĵoris kiel Alta Komisiito en Otavo, Reprezentanto de Aŭstralio ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko kaj ambasadoro en Francio. En Nov-Jorko li tre ĝuis vortbataletojn kun la Sovetiaj reprezentantoj. Unu tagon Andrei Gromyko konstante interrompis Hodgson per falsaj plendoj pri proceduraj punktoj. Fine, kiam la horo de lunĉo alproksimiĝis, Hodgson koleriĝis kaj diris per sia tre Aŭstralia parolmaniero: “Prezidanta Moŝto, ŝajnas al mi ke S-ro Gromyko ne deziras konduti laŭ la normalaj reguloj de U.N. Tio konvenas por mi. Post lunĉo mi volonte laboros laŭ la reguloj de Rafferty”. En la Aŭstralia idiomo tio signifas “sen kiaj ajn reguloj”. Dum la paŭzo por lunĉo mistifikita Rusa diplomato venis al mi kaj diris: “S-ro Gromyko deziras havi ekzempleron de la reguloj de Rafferty”.

Fakte Andrei Gromyko tre bone konis la normalan kaj Usonan specojn de la Angla lingvo. Ankaŭ pro sia sperto kiel Sovetia Ambasadoro en Vaŝintono kaj kiel reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko li komprenis Usonajn instituciojn. Li komprenis ke “Dem Bums” signifas la basbalan teamon Dodgers de Brooklyn. Sed lia konversacia respondado ne estis tre brila. Dum lunĉo kun mi en 1947, kiam ni diskutis la internacian regadon de atomenergio, li reasertis ke la solvo estus detruo de ĉiuj atombomboj fare de ĉiuj nacioj. Tiutempe Usono estis la nura nacio kiu eksplodigis nuklean armilon, aŭ kiu jam evoluigis la kapablon produkti nuklean energion. Mi sugestis al Gromyko ke lia propono similas postulon ke ĉiu lando ekstermu siajn kanguruojn. Li respondis, kun senemocia vizaĝo, ke estus bedaŭrinde se oni detruus ĉiujn kanguruojn, ĉar li kutime portadas ŝuojn el kanguruledo.

Kiam la Laborpartio akiris la povon en 1941, D-ro H.V. Evatt fariĝis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj. Oni sendis min al la Parlamentejo por esti provizore lia privata sekretario. Evatt estis tre postulema persono. Li nepre devis havi pli bonan ĉambron kaj pli bonajn komunikilojn kun la ĉefministro ol rivala ministro “Ponardisto” Joĉjo Beasley el Nova SudKimrio. Ankaŭ li deziris instrui al la Departemento ĝian subecan rolon.

Por tio li instrukciis al mi akiri el la Departemento kopion de ĉiu telegramo, “en” kaj “el”, el la pasinta jaro. Kiam mi transigis tiun ukazon al Kolonelo Hodgson, li diris ke certe la Ministro intencis peti nur “ĉiujn gravajn telegramojn”. Kvankam mi ripetis la instrukcion, li alportis, post unu aŭ du horoj, malgrandan faskon da telegramoj en sia eluzita leda aktujo. Li restis kun D-ro Evatt nur kelkajn sekundojn. Dum li lamiris preter mian skribtablon—pro sia militvundo—li komentis: “Vi pravis, Harry, li deziris la damnitan tutaĵon!”

Mia posteno kiel privata sekretario al Evatt estis, ek de la komenco, provizora. Oni rapide anstataŭigis min per D-ro John Burton, diplomito de la Londona Kolegio de Ekonomiko. Baldaŭ poste okazis la Japana atako al Pearl Harbour, kaj kiam la Japanoj okupis Singapuron mi ricevis permeson de la departemento eniri la Aŭstralian armeon. Ne antaŭ 1944 mi denove vidis Evatt. Tiam mi estis diplomato en Otavo, ĉefurbo de Kanado, kie mi servis en la Altkomisiono sub unue Generalo Vilhelmo Glasgow kaj poste lia anstataŭanto S-ro Alfred Stirling.

Foje Stirling ricevis telegramon kiu informis ke Evatt alvenos al Halifax, la orientkanada haveno, per la ŝipo Île de France . La telegramo postulis ke ni organizu transporton tiel ke li povu elekti vojaĝon el Halifax al Nov-Jorko ĉu aviadile ĉu trajne. Ĉar ne estis flugoj rektaj inter tiuj du urboj, ni prunteprenis la oficialan aviadilon de la ĉefministro, tipo Liberator, kiun la Alta Komisiito kaj mi uzis por flugi al Halifax. Mi persvadis la Fervojan Kompanion “Kanada-Pacifika” disponigi specialan trajnon atendantan en Halifax. Kiam la ŝipo alvenis ni timis ke estos malfacilaĵoj, ĉar persistema oficisto de la Usona doganservo, kiu deĵoris en Halifax laŭ iu interkonsento kun la Kanadanoj, insistis ke li nepre devas vidi D-ron Evatt tuj kaj persone. Feliĉe, evidentiĝis ke lia nura misio estis bonvenigi la Ministron al la Nord-Amerika kontinento kaj saluti lin en la nomo de la Usona registaro. Kiam la Alta Komisiito informis D-ron Evatt pri la elekteblecoj pri transporto, li turnis sin al sia asistanto, Sam Atyeo, kaj demandis: “Kiun metodon ni uzu, Sam?” “Mi opinias, ke estus agrable vojaĝi per trajno” respondis Sam. Tiel okazis ke S-ro Stirling kaj mi reiris al Otavo por ekspliki, kiel eble plej konvinkige, kial D-ro Evatt ne volis uzi la Liberator.

Tiu Sam Atyeo estis laŭprofesie artisto, sed li estis laborinta en la Aŭstralia oficejo por akiro de militprovizoj en Nord-Ameriko, kaj li estis lerta pri diversaj aferoj. Ankaŭ li bone scipovis la Francan. Kiam Evatt elektiĝis Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo en Parizo, Sam hazarde respondis al la telefono. La parolanto demandis ĉu li parolas kun la Prezidanto de la Mondo (le Président du Monde). Sam, per sia Pariza Franca, respondis: “Non, c’est le Président du demi-monde qui parle” (“Ne, parolas la prezidento de la Duonmondo”).

Dum sia periodo kiel Prezidanto de la Asembleo en 1950, Nasrollah Entezam de Irano donis similan spritan respondon. Unu el la ĵurnalistoj faris speciale malfacilan, eĉ malican demandon, kiun Entezam sciis kiel certe stimulitan de la Rusa delegitaro. “Ĉu vi estas raportisto por la gazetagentejo Tass?” li enketis, post respondo al la demando. La ĵurnalisto diris ke li reprezentas la Polan gazetorganizon. “Ho!” diris Entezam, “nur demi-tasse” (duon-taso).

La Alta Komisiito en Otavo, Kavaliro William Glasgow, estis eminenta Aŭstraliano kiu estis oficiro en la Milito inter la Brita Imperio kaj la Buroj de Sud-Afriko je la komenco de la jarcento, kaj poste generalo komandanta Aŭstralian divizion en Francio en la Unua Mondmilito. Li poste fariĝis senatano kaj Ministro pri la Defendado. La Kanadanoj ŝategis la senafektan Aŭstralianon. Malsimile al la diplomato tradicia, se Glasgow diris “Jes” tio signifis “Jes”.

Unu el la taskoj de Glasgow estis prizorgi la milojn da Aŭstralianoj de la Aŭstralia flugarmeo kiuj estis en Kanadaj lernejoj de la Aer-instruada Projekto de la Brita Komunregnaro. Li vizitis ilin en iliaj kampadejoj, starigis klubon en Halifax, la haveno el kie ili enŝipiĝis por iri al la fronto en Eŭropo, kaj havis intimajn kontaktojn kun la Misio de la Reĝa Aŭstralia Aerarmeo en Otavo. Feliĉe estis tre malmulte da problemoj, kvankam foje tuta Kanada urbo ekagadis por serĉi la (mitan!) talismanon de nova grupo da lernantoj—bluan kanguruon!

La alia ĉefa tasko de Glasgow estis pritrakti la politikajn aspektojn de la Reciproka Helpoprogramo, la Kanada ekvivalento de la Usona PruntoLuo. Dum la milito Kanado provizis multe da militmaterialo al la kontraŭfaŝistaj alianculoj. La Kanadanoj konstruis du ŝipojn por porti varojn al Aŭstralio, kiel parton de la tielnomita “Ŝiplineo de la Parkoj”, ĉar la ŝipoj nomiĝis laŭ Kanadaj parkoj ekzemple “Parko Algonquin”. Por la novaj “Aŭstraliaj” ŝipoj oni deziris havi la nomojn de Aŭstraliaj parkoj.

Post konsulto ĉe la Aerarmea Misio mi rekomendis ke unu ŝipo portu la nomon de parko en Melburno—Parko Fawkner, nomita honore al Viktoria pioniro, kaj ke la alia estu “Taronga Parko” laŭ fama zoologia ĝardeno apud Sidnejo.

Kiam la edzino de la Alta Komisiito lanĉis la ŝipon “Taronga Parko”, en la haveno Sankta Johano, Nova Brunsviko, oni pentris grandegan kanguruon sur la flankon de la ŝipo, kun ŝipeto en la “poŝo”. La ĵurnaloj raportis, kaj en la urbo Toronto la bestoĝardeno memorigis, ke ĝi ŝuldas al Taronga Parko ursidon kiun ĝi ne povis sendi pro la manko de ŝipoj dum la milito. La aŭtoritatuloj de la ĝardeno demandis ĉu ili povos sendi ursidon al Sidnejo kiel talismanon por la unua vojaĝo. La estro de Taronga Parko ĝojegis, kaj informis ke estas aliaj bestoj kiujn li ŝatus same ricevi.

Do oni preparis paron da ursidoj, kaj po du ruĝajn sciurojn, grizajn sciurojn, kaj striitajn sciurojn, kaj ankaŭ paron da mefitoj senigitaj je siaj odoraĉfaraj glandoj. Pro prokrasto unu ursido eniris sian vintrodormon, kaj oni devis trovi alian. Sed fine la Taronga Parko ekvojaĝis kvazaŭ moderna arkeo. La gazetaro notis ke la gardisto estas iu Sinjoro Papago. La nura raporto kiu atingis la Aŭstralian oficejon en Otavo estis ke ĉiuj bestoj alvenis en bona ordo, kun escepto de unu griza sciuro kiu mortis dum la vojaĝo, kaj la mefitoj, kiuj eskapis el sia kaĝo kaj estas ie en la holdo de la ŝipo. Oni komentis ke espereble oni informos la dokistojn ke la mefitoj estas senodorigitaj!

Kavaliro William Glasgow estis bona amiko de la veterana Aŭstralia politikisto William (Vilĉjo) Hughes. Kavaliro William memorigis ke dum la Unua Mondmilito la “Eta Fosisto”—tiel oni nomis lin pro lia malgranda staturo—dufoje veturis al Eŭropo por viziti la Aŭstraliajn soldatojn. Kiam la duan fojon li vizitis la divizion de Glasgow unu el la soldatoj ŝovis sin antaŭen kaj donis al Hughes foton faritan dum la antaŭa vizito. “Mi bedaŭras ke ĝi ne juste bildigas vin”, diris la soldato. “Kion mia vizaĝo bezonas,” respondis Hughes, “estas ne justeco sed kompato”.

Unu el la famaj oratoroj de Kanado estis Leonard Brockington. Mi memoras aparte lian priskribon de flugo en aviadileto Piper Cub— “kvazaŭ oni rajdus sensele sur papilio”. Kiam Brockington estis vizitonta Aŭstralion, Glasgow skribis al Hughes dirante al li ke la vizitonto estas la “plej bona faranto de publikaj paroladoj en Kanado.” Hughes respondis ke Brockington ne estos sen kunuloj ĉar “plej bonaj paroladantoj” en Aŭstralio estas multegaj.

En Vaŝingtono, kie mi deĵoris inter 1946 kaj 1949, la Ministro en la Legacio estis spertulo pri internaciaj aferoj, el Viktorio, Kavaliro Frederic Eggleston. Poste la Aŭstralia Registaro, tiam de la Laborpartio, nomumis S-ron N.J.O. Makin, antaŭa Ministro pri la Mararmeo, el Sud-Aŭstralio, kiel Ambasadoron. Li vojaĝis al multaj partoj de Usono kaj, kvankam li estis abstinenculo, li kaj lia edzino Ruby bone gastigis kaj akiris multajn amikojn.

Post la plialtigo de la Legacio al la rango de Ambasado, la unua tia en la Aŭstralia servo, oni invitis S-ron Makin partopreni en la radioprogramo “Urbkunveno de la Radio” (Town meeting of the air), en grupo kiu inkluzivis kelkajn altnivelajn Usonajn publikulojn, por debati la demandon pri vetoo en Unuiĝintaj Nacioj. Sen konsulti iun ajn Makin konsentis partopreni, sed nin avertis membroj de la stabo de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, D-ro Evatt (kiu konsideris sin spertulo pri tiu vetoo), ke se la Ambasadoro fuŝos la aferon la Ambasado estas oficiale kulpa. Mi aranĝis ke mi sidos kun S-ro Makin sur la podio, kaj mi armis min per kartetoj sur kiujn mi jam skribis la doktrinon laŭ Evatt pri ĉiu demando kiun oni eble demandos. Post la preparitaj paroladoj alvenis la tempo de demandoj el la ĉeestantaro. La unua demando celis la Aŭstralian ambasadoron: “Kio estas la vidpunkto de Aŭstralio rilate la rajton de vetoo en la Sekureca Konsilio pri regado de atombomboj?”

Mi rapide elektis la karteton kun la plej lasta deklaro de D-ro Evatt pri tiu temo. Sed S-ro Makin jam estis ĉe la mikrofono. Li respondis same kiel li respondus al delikata demando en la Ĉambro de Reprezentantoj en la parlamento en Kanbero. Li diris nenion specifan, tamen ĝi imponis majstre. La aŭskultantaro aplaŭdis. Mi metis miajn kartetojn en la poŝon.

Unufoje Makin estis kun grupo en la Vaŝingtona stacidomo, por adiaŭi D-ron Evatt kiu pasigis kelkajn postulajn tagojn en Usono. Dum la trajno ekveturis la Ambasadoro vokis: “Tri huraojn por D-ro Evatt”! Kaj dum la trajno brue ruliĝis foren li aldonis: “Mi proponas kvaran huraon!”

Unu el niaj plej eminentaj vizitantoj en Vaŝingtono estis S-ro R.G.

Menzies, tiam ĉefo de la Opozicio en la parlamento. Li jam fariĝis bone konata en Usono kiel la dummilita gvidanto de Aŭstralio. Kiam li paroladis al la Advokata Asocio oni lin prezentis kiel “La Thomas E. Dewey de Aŭstralio, la venonta ĉefministro”. S-ro Dewey, tiam la favorata kandidato por la prezidenteco, fakte estis malsukcesonta post streĉa konkuro kontraŭ Truman, sed Menzies gvidis la Liberalan Partion al venko la sekvan jaron.

Oni kritikis Menzies ĉar li tenace tenis arkaikajn ideojn pri la Krono, la Brita Imperio kaj la strategio laŭ kiu la regado de la Kanalo de Suez fare de Britio kaj Francio superregis. Tamen, pere de Percy (pli poste Kavaliro Percy) Spender komence, kaj poste per R.G. Casey kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, la Registaro de Menzies, post streĉa intertraktado, efektivigis la traktaton de ANZUS kun Nov-Zelando kaj Usono. Li ankaŭ kondukis Aŭstralion en la Planon de Kolombo, por doni ekonomian helpon por la evoluigo de suda kaj sudorienta Azio. Menzies sciis (laŭ la vortoj de lia propro epigramo) ke “por Aŭstralio la fora oriento estas la proksima nordo”.

Por Spender, la esenca intereso de Aŭstralio estas la alianco kun Usono, kiu, li anoncis laŭ mia propono, devas esti same intima kiel la rilato inter la landoj de la Brita Komunregnaro. Diskutante kun siaj ĉefaj konsilantoj la esencajn aspektojn de ĉi tiu rilato, Spender akceptis mian difinon ke “Vaŝingtono devas konsulti Kanberon eĉ se la problemo tute ne estas afero kiu tuŝas nin”.

En 1951 Spender sin retiris el la politika vivo por akcepti postenon kiel Aŭstralia Ambasadoro en Vaŝingtono. Kiam li estis forironta el Kanbero, mi diris al li ke ni bedaŭre sentos lian mankon kaj ke mi esperas ke iam li revenos. Li respondis ke se politikisto provas fariĝi ĉefministro kaj maltrafas, estas plej bone ke li tute eliru. Li mem ne provis revenon al la politiko.

R.G. Casey, aliflanke, kiu komencis sian karieron kiel diplomato, poste eniris la parlamenton, foriris de la politika scenejo por fariĝi Ministro en la Legacio en Vaŝingtono, poste Brita Ŝtatministro en la Mezoriento, kaj fine revenis al Kanbero kaj fariĝis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, kaj poste Ĝenerala Guberniestro kaj Lordo.

Kiam mi deĵoris kiel Ĝenerala Konsulo en Svislando, Casey venis al Ĝenevo por Azia Konferenco malfrue en Aprilo 1954. Kiam li estis forironta al Aŭstralio mi kondukis lin al Zuriko por kapti la aviadilon. Prizorgis nin agento de la Brita Fluglinio, kiu organizis bonegan lunĉon, kaj interesis Casey-n, diplomita inĝeniero, kiam li ŝanĝis la movdirekton de rulŝtuparo por ke ni supreniru. Post lunĉo ankoraŭ restis horo uzebla antaŭ ol la aviadilo por la Ministro forflugos. Casey petis ke oni konduku lin al feraĵisto, por ke li enketu ĉu la Svisoj havas iujn novajn ilojn kiuj povus utili ĉe Berwick, lia kultivbieno en Viktorio. Mi gajnis meriton, ekvidante en katalogo ilon kiun mi ne antaŭe vidis—grandegan krampilon, uzatan por meti draton sur barilojn. Eble ĝi estas ankoraŭ hodiaŭ uzata en Berwick.

La venontan fojon kiam li vizitis Londonon, Casey petis al mi veni tien por konsultado. Kiam mi renkontis lin en la Hotelo Savoy mi demandis gaje ĉu li pafadis aglojn lastatempe, ĉar mi aŭdis per Radio Aŭstralia ke li ĉasis el sia aviadilo aglojn kiuj mortigis ŝafidojn sur la kultivbieno de amiko. Sed ni ankoraŭ ne aŭdis en Ĝenevo ke la ĉasado estis kritikita de la Societo por Protektado de Bestoj, kaj ke la Opozicio en la Parlamento ekspluatis la okazon por turmenteti la Ministron. Li ne respondis al mia demando.

Kavaliro Garfield Barwick kunportis al la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj en 1961 la lerton de juristo por majstri siajn konsildokumentojn, kaj grandan kapablon rilate la luktadon en la Kabineto por la celoj kaj projektoj de la Departemento.

Baldaŭ post kiam li fariĝis Ministro, li decidis envoki la Ambasadoron de Francio por protesti kontraŭ la daŭranta provado, fare de Francio, de nukleaj armiloj en la Atolo Mururoa en Pacifiko. La Departemento preparis kelkajn “parolpunktojn”, kiujn mi transdonis al Kavaliro Garfield kiam li alvenis en la flughaveno, fluginte el Sidnejo. Li informis min ke li devos unue partopreni en diservo por la inaŭguro de la jura trimestro, sed ke li estos en la Departemento sufiĉe frue por akcepti la Francon. Mi estis atendanta kun la Franca Ambasadoro kiam Kavaliro Garfield alvenis rapidante. Tiam li diris, kun pliigoj, ĉiujn punktojn redaktitajn de la Departemento kaj aldonis du-tri trafajn argumentojn pri kiuj ni ne pensis.

Kiam la ambasadoro foriris mi gratulis la Ministron pro la maniero per kiu li evoluigis la argumentojn kiujn mi donis al li antaŭ nur horo. “Nu”, li diris, “la preĝoj estis tre malekscitaj hodiaŭ matene”.

Frue en 1963 Barwick persvadis la Registaron peti por Aŭstralio plenan “regionan” membrecon en la Ekonomia Komisiono por Azio kaj la Ekstrema Oriento de U.N., komisiono en kiu Aŭstralio, kune kun Usono kaj Granda Britio, ĝis tiam estis nur bonvola eksterregiona ano. Per plena diplomatia preparado ni estis aranĝintaj ke la Komisiono formale akceptos Aŭstralion dum kunveno en Filipinoj. Kun Allan Fleming, supera oficisto de la Komerca Departemento, mi estis sendita antaŭe al Manilo, kie Kavaliro Garfield aliĝis al ni post saluto al Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeth II, tiam komencanta rondiron de Aŭstralio. Mi menciis al la Ministro, kiu vigle priskribis sian renkonton kun la Reĝino, ke kvankam mi jam servis la Kronon dum tridek jaroj, mi neniam havis la honoron renkonti la monarkon. Mi opiniis ke multaj el niaj diplomatoj estas en la sama situacio— reprezentante ŝin eksterlande dum ŝi ricevas politikistojn en Aŭstralio.

Mi proponis, duonŝerce, ke Ŝia Moŝto degnu sendi mesaĝon al siaj fidelaj servistoj eksterlande, kaj en Antarkto. Kavaliro Garfield tuj kaptis la ideon kaj proponis al la Ĉefministro ke oni plenumu la proponon. Ŝia Reĝina Moŝto kompleze sendis al ni afablan dankmesaĝon antaŭ ol foriri el Aŭstralio.

Kavaliro Garfield havis konferencon kun la ĵurnalistoj de Manila, unu el kiuj estis espriminta dubojn ĉu Aŭstralio tute ĉesigis la antaŭan politikon de “Aŭstralio por la Blankuloj”. La Ministro deklaris ke la politiko jam estas ŝanĝita—ekzemple, ĵurnalisto el Azia lando, kiu edziĝis kun Aŭstralianino, aŭtomate akceptiĝis kiel konstanta enloĝanto kaj povus fariĝi ŝtatano. Kavaliro Garfield sigelis sian amikecon kun la ĵurnalistoj per glaso da viskio.

Li havis konversaciojn ankaŭ kun la Prezidento de Filipinoj kaj superaj Ministroj pri temoj kiaj Nord-Borneo kaj la sendependeco de Malajzio. Kaj li partoprenis en la Komisiono, kiu laŭplane akceptis Aŭstralion kiel regionan membron. Sed restis libera vespero, kaj la Ministro demandis kia distraĵo estas havebla en Manila. Ni kondukis lin al ludo de Jai-Alai, fulmorapida pilkoludo, pri kiu estis tre vigla vetado per totalizatoraj maŝinoj. Kavaliro Garfield, kiu neniam antaŭe vidis ludon de Jai-Alai, rigardis unu-du partiojn, sed rifuzis investi eĉ la minimumon, kvin pesojn. Sed subite li diris, ke li ŝatus veti je specifa ludanto, kiu fakte venkis. Kavaliro Garfield poste klarigis ke li observadis dum jaroj la konduton de ĵurioj. Observante la grupon de la ludantoj, li ekrimarkis ke ĉi tiu viro ŝajne estas la centro de priatento inter la ludantoj, kvazaŭ estus speciala vespero por li. Kiam ni enketis, ni eltrovis ke estas ja speciala okazo—estas la naskiĝtago de tiu ludanto!

Kavaliro Paul Hasluck, pionira diplomato kiu fariĝis Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, klopodis reorganizi la programadon de Aŭstralia ekonomia helpo. Li insistis ke proponoj celantaj la provizon de financaj rimedoj por helpo donu la historion de antaŭaj programoj por la koncerna lando, kaj ankaŭ montru la ampleksan fonon de la projekto. Li instrukciis ke Aŭstralio koncentru sin je vere signifaj programoj por la ekonomia evoluo kaj ne frivole elspezetu monon per multaj, politike motivitaj, malgrandaj donacoj. En Novembro 1964 li partoprenis en kunveno de la Konsulta Komitato de la Plano de Kolombo (Helpo por Sud- kaj SudorientAzio) en la Domo Lancaster en Londono. Li apenaŭ eniris la konstruaĵon kiam lian atenton kaptis Fraŭlino Tashi Dorji, la ĉarma reprezentanto de Butano, kiu deziris danki lin pro la helpo kiun Aŭstralio jam donis al ŝia lando. Kaj baldaŭ poste Aŭstralio konsentis provizi pli da kamionoj por uzado sur la vojoj de Butano.

En 1976 la ministro pri Eksterlandaj Aferoj en la Laborpartia Registaro, Don Willesee de Okcident-Aŭstralio, estris la Aŭstralian delegitaron dum parto de la unua aferkunsido de la Dua Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri la Juro de la Maro en Karakaso, la ĉefurbo de Venezuelo. La Ministro estis gastiganto en akceptofesto por delegitoj, la sekretariato, kaj politikaj ĉefoj de Venezuelo. La delegitaro ornamis la salonon per flagoj Aŭstraliaj kaj mimozo (simila al akacio, nia nacia floro), sed kiam li vidis la bufedon, nebulo ombris la vizaĝon de S-ro Willesee. Alte sur la tablo estis grandega blanka cigno, modelita el margarino. Al ŝtatano de Okcident-Aŭstralio tio estis nacia insulto, ĉar la emblemo de tiu federacia ŝtato estas nigra cigno. La ambasadoro ne povis ŝanĝi tiun brilan blankan birdon, sed mi promesis ke en la venonta bankedo ĉiuj cignoj estos nigraj.

Diversaj projektoj por muldo de gipsaj cignoj fiaskis, sed unu tagon, vizitante Karakasan vitrofabrikon, mi ekvidis metiiston kiu faras cignon per blovtubo. Mi persvadis lin fabriki dekduon da nigraj cignetoj, kiuj ornamis la tablon en bankedo kaj estis poste donacitaj al la sinjorinoj.

Kavaliro Hubert Opperman, profesia ciklisto, komercisto kaj Ministro, unue pri Ŝipnavigado kaj Transporto, poste pri Enmigrado, eniris novan karieron en 1967, kiel Aŭstralia Alta Komisiito en Malto. Survoje al Valleta, Opĉjo decidis viziti Belgion, kie mi estis Ambasadoro. Mi aranĝis lunĉon kie li renkontis denove Hector Martin kaj aliajn antaŭajn kontraŭulojn en la Tour de France (Rondciklado de Francio). Li povis kompari spertojn kun siaj amikoj per miksaĵo de la Angla kaj la Franca, kaj oni faris fotojn de Opperman kaj Martin interŝanĝantaj donacojn kaj sin reciproke kisantaj laŭ ambaŭ vangoj. Opĉjo sendis ekzemplerojn de kelkaj fotoj al la ambasado, subskribitajn “kun la permeso de la ambasadoro”.

diplomataj vizitoj

La plej severa provado je kiu ajn diplomato estas la organizo de vizito de la Ŝtatestro, Ĉefministro, aŭ Ministro pri Eksterlandaj Aferoj.

Fruaj Aŭstraliaj diplomatoj fariĝis promocieblaj se ili povis transvivi la provegon prizorgi la Ministron pri Eksterlandaj Aferoj, D-ron H.V.

Evatt, pri kiu oni faris detalajn batalplanojn, inkluzive “kostumprovludojn” kun ŝoforoj en uniformo. Vizito al Nov-Jorko sukcesis senprobleme ĝis la lasta mateno, kiam ĵurnalisto de la ĵurnalo New York Times , Thomas Hamilton, venis al la hotelo. Li petis permeson alparoli la Ministron pri artikolo kiun li deziris eldoni, bazitan sur intervjuo kun Evatt. Mi informis Hamilton ke Evatt estis doninta striktajn instrukciojn ke oni nepre ne lin ĝenu; ankaŭ li estis ukazinta ke Hamilton ne rajtu eldoni artikolon sen antaŭe vidi lin por kontrolo. Do Hamilton foriris iomete ofendite. Tamen, kiam la Ministro estis jam sur la ŝipo, preta foriri, li decidis ke la artikolo de Hamilton povus esti bona reklamo. Rimarkante la polican eskorton, kiu ankoraŭ restis sur la kajo, li sendis min konvoje, kun ĉiuj sirenoj laŭtege avertantaj, al la Oficejo de la New York Times . Oni informis min ke Hamilton ne estas en la konstruaĵo, sed, precize dum mi foriris timante la koleron de la Ministro, alvenis Tom. “Venu kun mi”, mi diris, kuntirante lin, “mi klarigos survoje”. Tion mi faris, dum la policaj motorciklistoj plugis por ni vojon al la ŝipo. Tiel Hamilton povis eldoni sian artikolon, en kiu li aldonis laŭdojn de la Ministro al siaj helpantoj en Nov-Jorko, inter ili Ralph Harry, heroo de la Milito en Nov-Gvineo.

Kiam John Curtin, la Ĉefministro, vizitis Otavon ni havis plenan programon. Oni invitis lin alparoli la Ĉambron de Deputitoj kaj li devis kapti la trajnon tuj poste. La Aŭstraliaj ĵurnalistoj kiuj lin akompanis deziris la tekston de la parolado, sed Curtin havis nur resumon. Feliĉige mi povis aranĝi ricevi kopion de la paĝoj tajpitaj laŭ la stenografiaj notoj, unu paĝon post alia, kiam la raportistoj elvenis el la Ĉambro. Mi havis respondecon kontroli kaj aprobi la tekston kiel korektan. Historiistoj eble observos ke la frazoj de Curtin en Otavo estis malpli longaj ol normale.

Kiam Ĉefministro Ben Chifley iris al Vaŝingtono post la Dua Mondmilito por intertrakti kun la Usonanoj pri finaranĝoj de la kontoj de Prunto-Luo ( Lend-Lease) , oni invitis lin loĝi en la Blanka Domo. Li instrukciis la Ambasadoron klarigi al Prezidento Truman ke en Londono li ne loĝis en la Palaco Buckingham, kaj ke li preferus loĝi en la Domo Blair, la oficiala rezidejo disponigebla de la Usona registaro, trans la Avenuo Pensilvanio. La intertraktado bone sukcesis. La Aŭstralia registaro pagis nur kelkajn milionojn da dolaroj por helpi pri la konstruado de la ambasadejo de Usono en Kanbero kaj por starigi kelkajn stipendiojn Fulbright por Aŭstraliaj kaj Usonaj vizitinter-ŝanĝoj. Nia ambasado devis transdoni la ĉekon al la Ŝtatdepartemento. Ĉar la ĉeko sola ŝajnis iom nuda, mi metis ĝin en monujon faritan el kanguruledo.

La programo de Ŝtataj Vizitoj devas esti, super ĉio, antaŭvidebla kaj horloĝe regula. Surprizoj devas esti malpermesitaj. Okaze de unu reĝina rondiro en Aŭstralio, dum bankedo kie ĉeestis Ŝia Reĝina Moŝto, la lumoj subite estingiĝis. Dum kelkaj momentoj la sekurecistoj maltrankvilegiĝis.

Poste la ĉefkuiristoj eniris la bankedejon kun flamanta pudingo...

Dum vizitoj de ŝtatestroj la gasto kutime havas unu liberan tagon por vidi lokon kiu estas speciale interesa, kun minimumo da ceremonio. Kiam la Registaro de la Federacia Respubliko Germanio planis viziton de Elizabeth II de Britio, la Germana ambasado en Londono demandis al la instancoj en la Palaco kion Ŝia Reĝina Moŝto dezirus vidi dum sia “ripoztago”. La Reĝino respondis ke ŝi ŝatus viziti Marbach. La urbeto Marbach pri kiu ŝi pensis estis en la ŝtato Baden Wurttemberg. Tie situas bonega bredejo de Arabaj ĉevaloj, administrata de la ŝtato kaj bone konata de ĉiuj ĉevalamantoj. Marbach festis en 1973 la 200-an datrevenon de la starigo de la Landesgestüt. La ambasado en Londono, tamen, aŭ ne sciis pri la bredejo aŭ ne menciis ĝin en sia raporto. La organizantoj en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en Bonno supozis ke la Reĝino deziras viziti alian Marbach, urbon apud Stuttgart kie la poeto Schiller naskiĝis, kaj tio estis bonorde inkluzivita en la programo. Kiam alvenis la grava tago, la aŭtoritatuloj de Marbach fiere montris al sia eminenta gasto la domon kie loĝis Schiller, muzeon dediĉitan al liaj verkoj, kaj aliajn memorindaĵojn. Post iom da tempo la Reĝino malkvietiĝis. “Ĉi tio estas tre interesa”, ŝi diris al ataŝeo, “sed kie estas la ĉevaloj?”

En 1965 Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeth II faris viziton al Belgio. La vizito rilatis la Unuigitan Regnon kaj la Brita Ambasado ĉefe respondecis, sed la ambasadoroj de la Komunregnaro, kiuj estigos akceptofeston, kaj kiuj estos en la reĝina “sekvantaro”, estis membroj de la organiza komitato. La Brita ministro kiu prezidis en la komitato estis tre sperta pri reĝaj vizitoj. Li antaŭvidis ĉiun paŝon kaj ĉiun momenton. Se Ŝia Reĝina Moŝto venos de la dua ĝis la tera etaĝo, li anticipis eventualan malfunkcion de la lifto kaj ukazis ke ŝi malsupreniru laŭ la ŝtuparo. Kiam mi proponis provizi Aŭstralian ŝaŭmvinon por la festo, la vizitspertulo insistis ke estu ankaŭ “vera” Franca ĉampano sur unu tablo, por la okazo se eventuale la gastoj ne ŝatos kolonian ŝaŭmaĵon. Fakte, ĉiu guto de la Aŭstralia seka vino estis trinkita, dum plejparte la boteloj de la Anglo restis fermitaj.

Dum vizito al Irano en 1976, Henry Kissinger la Ŝtatsekretario de Usono, kiu interesiĝis pri arto kaj arkeologio, trovis ke lia itinero inkluzivas, pro persona propono de la Ŝaho, viziton al fabriko de kaviaro en Bandar Pahlevi apud la Kaspio. (Proksime al Bandar Pahlevi Lordo Slim, la Brita generalo, inspektis kontingenton de la Brita armeo kies soldatoj plendis ke la marmelado havas fiŝguston!) Kissinger ne volis ofendi la Ŝtatestron rifuzante viziti la fabrikon, sed li diris al sia ambasadoro, Richard Helms, ke li ne deziras rigardi la senintestigon de sturgoj. Bedaŭrinde la ambasadoro malsukcesis pri sia tasko kaj Kissinger devis rigardi la forprenon de pluraj frajoj antaŭ ol gustumi la kaviaron kun vodko.

Foje Andrew Peacock, Aŭstralia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, invitis Kissinger viziti Aŭstralion. Kissinger diris ke li tre ŝatus tion fari.

Lia edzino, Nancy, tre ĝuis viziton en la Internacia Jaro de virinoj.

Bedaŭrinde, tamen, estis neniuj problemoj inter Aŭstralio kaj Usono kiuj tiom bezonas diskutadon ke vizito de Kissinger necesus. Peacock sugestis ke Kissinger venu neformale al Kanbero survoje al iu alia loko. “Sed”, respondis Kissinger, “ankaŭ je la suda poluso mi ne havas negocon”.

Unu el la plej mallongaj ŝtatvizitoj priraportitaj estis halto farita de Georges Pompidou de Francio en Darvino en norda Aŭstralio. La aviadilo de Pompidou devis surteriĝi en la fruaj horoj de la mateno, por replenigi siajn benzinujojn survoje al la Atolo Mururoa, kie okazos Franca nuklea provo. La Franca ambasadoro en Kanbero demandis al la Departemento Pri Eksterlandaj Aferoj ĉu eblos malinsisti pri la reguloj de kvaranteno, tiel ke Pompidou povu resti sur la aviadilo. Se oni devigus lin vesti sin kaj eliri el la aeroplano dum ĝi estas ŝprucigata per insekticido la ambasadoro devus ĉeesti, kaj tio certe ne altigus lian reputacion. Reprezentante la Departementon mi klarigis al la Ambasadoro ke la regularo estas tre strikta pro la minaco de afta febro kaj aliaj plagoj kontraŭ la Aŭstralia paŝtindustrio, sed mi promesis serĉi elirvojon. Mi proponis al la kvarantenaj instancoj ke Pompidou estu sigelita interne de sia aviadilkajuto. La oficistoj de la kvaranteno tiam povos ŝprucigi ekstere laŭplezure. Studinte diagramon de la aviadilo, oni konstatis ke mia plano estas farebla. Oni observis la regulojn, Pompidou dormadis, neperturbate, kaj la kariero de la ambasadoro, kiu ne bezonis vojaĝi al Darvino, estis savita.

La Diplomataro estis ĉiam invitata renkonti vizitantajn ŝtatestrojn.

Kiam Prezidento Jonas de Aŭstrio venis al Bonno ĉirkaŭ 1974, okazis la kutima akcepta festo, kaj kiel Ambasadoro de Aŭstralio mi viciĝis kun miaj kolegoj por premi la prezidentan manon kaj diri kelkajn vortojn.

Kiam alvenis mia vico miaj kolegoj surpriziĝis. Anstataŭ la atenditajn dutri frazojn, mi kaj Jonas komencis viglan konversacion. Estis konjektado pri la temo—ĉu rifuĝantoj? Komerco? Poste mi rivelis la sekreton. Ni paroladis en Esperanto, la internacia lingvo, de kiu la Prezidento estis forta subtenanto, pri la frato de la Prezidento, kiun mi jam renkontis en Vieno.

La klasika rakonto pri vizito de Ŝtatestro rilatas al Jan Masaryk, Prezidento de Ĉeĥoslovakio antaŭ la Dua Mondmilito. Vizitante Parizon Masaryk rimarkis ke la ĉeĥa ambasadoro tie estas tre maldika kaj aspektas malsana. Li demandis al la ambasadoro la kialon. Ĉi tiu klarigis ke li devas ĉeesti, ĉiun vesperon, diplomatian bankedon kaj, ĉar la Francaj virinoj estas tiel babilemaj, li neniam sukcesas ion manĝi.

“Ho”, diris Masaryk, “mi estis mem ambasadoro. Mi komprenas vian problemon kaj kiel ĝin solvi. En la estonteco, kiam vi sidiĝas por la bankedo, demandu tuj al la sinjorino dekstre ĉu ŝi estas edzino. Se ŝi neas, demandu al ŝi ĉu ŝi havas infanojn. Certe ŝi ne daŭrigos la konversacion kaj vi povos vin turni al via maldekstra najbarino. Demandu al ŝi same ĉu ŝi estas edzino. Se ŝi jesas, demandu ĉu ŝi havas infanojn. Se ŝi jesas denove, vi devas demandi kiu estas la patro. Tio estos la fino de tiu konversacio. Fine parolu al la virino trans la tablo. Se ŝi estas edzino kaj se ŝi ne havas infanojn, vi demandos kiel ŝi evitas gravediĝon. Tio finos tiun interparoladon kaj vi povos senĝene ĝissate manĝi kaj trinki.

Post kelkaj monatoj Masaryk reiris al Parizo kaj trovis la ambasadoron same maldika kaj malsaneca. “Kara kolego”, diris la ministro, “Ĉu vi ne sekvis la konsilon kiun mi donis al vi, dum mia antaŭa vizito, pri kiel konduti je la bankedoj?”

“Jes, Ministra Moŝto, mi faris precize tion kion vi konsilis. Sed ankoraŭ mi ne sukcesas manĝi. La sekvan bankedon mi demandis tuj al la sinjorino dekstre ĉu ŝi estas edzino. Kiam ŝi neis, mi demandis ĉu ŝi havas infanojn. Tiam dum dudek minutoj ŝi rakontis al mi ĉiujn detalojn pri la sano de sia filo kaj pri la esperoj kiujn ŝi havas rilate la filineton.

Fine mi sukcesis interrompi la konversacion kaj turnis min al mia maldekstra najbarino. Ŝi estis edzino. Mi demandis ĉu ŝi havas infanojn. Ŝi jesis. Mi persistis: “Kiu estas la patro?” “Ha, sinjoro, mi ne kredis ke vi scias mian sekreton”, ŝi diris, kaj dum duonhoro ŝi rakontis kiel ŝi konatiĝis kun la patro de siaj infanoj, kaj la tutan historion de siaj amaferoj. Fine malesperante mi rompis la konversacion, sed bela sinjorino trans la tablo deziris paroli. Mi demandis ĉu ŝi estas edzino. Ŝi estis. “Ĉu vi havas infanojn?” mi persistis. Ne, ŝi ne havas infanojn. “Kiel vi evitas la gravediĝon?” mi demandis. “Ha, sinjoro”, ŝi respondis, “Mi rimarkas, ke la bankedo finiĝas. Ni iru kune sur la terason, kaj mi informos vin pri mia metodo”. Denove mi estis nenion manĝinta.

Tiam Masaryk manbatis sian frunton. “Kara kolego, senkulpigu min.

Kiam mi vin konsilis mi tute forgesis ke mi estis ambasadoro ne en Parizo sed en Londono”.

aŭstralianoj eksterlande

Unu el la plej gravaj devoj de diplomato estas prizorgi la ŝtatanojn de sia propra lando kiuj loĝas en tiu lando aŭ kiuj vizitas ĝin, por helpi ilin rilate iliajn laŭleĝajn entreprenojn kaj por doni helpan manon se ili havas malfacilaĵojn.

Dum la Dua Mondmilito, multaj pilotoj de la Aŭstralia Reĝa Flugarmeo, deĵorantaj en Kanado por la Komunregnara Trejnada Plano, edziĝis kun surlokaj fraŭlinoj. Poste ili foriris al Eŭropo por militado kaj fine hejmen. Neeviteble ili petis al la Altkomisiitejo en Otavo aranĝi por iliaj edzinoj transporton al Aŭstralio. Ne estis pasaĝerŝipoj dum la Milito, kaj nur malofte kajutoj disponiĝis sur ŝarĝoŝipoj aŭ provizŝipoj en la mararmeo. Antaŭinformo pri tiaj eblecoj kutime venis nur tre baldaŭ antaŭe, kaj por esti preta mi tenis ĉiam ĝisdatan sliparon de la edzinoj, listantan esencajn detalojn, ekzemple la aĝon de la bebo, aŭ la stadion de gravedeco.

Ĉi tiu informaĵo estis esencega, ĉar kelkaj ŝipkapitanoj estis superstiĉaj pri la enŝipiĝo kiel pasaĝeroj de virinoj pli ol, ni diru, sep monatojn gravedaj.

Kelkaj aviadistoj, super ĉio post longa disiĝo, uzis ĉiajn argumentojn klopodante akiri prioritaton por siaj edzinoj. Unu piloto klarigis ke li fianĉiĝis kun fraŭlino en Winnipeg. Oni alpostenigis lin antaŭ ol li povis edziĝi, kaj bebo devos naskiĝi post kelkaj semajnoj. Neniu transportilo estis havebla. Fine la malpaciencega aviadisto demandis ĉu, por ke la bebo havu nomon, oni povus aranĝi prokuran geedziĝon. Al la altkomisiitejo informiĝis ke tion oni ne povas fari laŭ Kanadaj leĝoj, sed nia ambasado en Vaŝingtono informis nin ke prokura geedziĝo povus esti aranĝita en Norda Dakoto. Tial oni rapidege sendis dokumentojn el Kanbero, kaj mi skribis al la fraŭlino en Winnipeg, informante ŝin pri la aranĝoj jam faritaj, kaj petante ke ŝi konfirmu ke ŝi povos vojaĝi al Norda Dakoto antaŭ la dato kiam ŝi anticipas la naskon. Estis neniu respondo, kaj mi ekkomencis timi, ĉar la naŭa monato rapide alproksimiĝis, sed la fraŭlino neatendite alvenis al nia oficejo en Otavo. Ŝi estis alloga kaj sveltega virino, kaj ŝi demandis, indigne: “El kie venis ĉi tiu onidiro ke mi estas graveda?”

Fine de Aprilo 1945 ni havis bonfortunon. Aviadilportanta ŝipo, kiu foriros el Nov-Jorko, povos transporti 39 edzinojn. Jen nia ŝanco. Mi sendis telegramojn al Vankuvero, Edmonton, Calgary, Winnipeg, Toronto kaj al orienta Kanado, vokante ĉiujn edzinojn kuniĝi en Montrealo, lundon la 7-an de majo. Tie Domo Stanley, hoteleto por la edzinoj de soldatoj, bone ekipita per infanlitetoj, ludiloj, bebĉaretoj kaj vestlavejo, estis preparita por batalo. La 6-an de majo mi iris al Montrealo kun du suboficiroj, Ern Ryland kaj Vilĉjo Pamphilon, el la Aŭstralia Aerarmea Misio en Otavo.

Mi estis renkontanta kontingenton da edzinoj en la stacidomo kiam aŭtomobiloj komencis hupi per siaj kornoj, sonoriloj tintegis, homoj kriadis, kaj la sonorilego de la Preĝejo Notre Dame eksonoris. La informagentejo Asociata Gazetaro ĵus anoncis la kapitulacon de Germanio en Rheims. Mi apenaŭ havis sufiĉan tempon intertrakti kun la Usona Konsulejo kaj Migra Servo de Kanado pograndan vizon por mia haremo, kiam ĉio, ĉio fermiĝis por la festado. Per la helpo de la Ruĝa Kruco, ni kunpelis ĉiujn niajn edzinojn al Domo Stanley, kun ĉirkaŭ 100 eroj da pakaĵaro. Mi instrukciis ilin havi bonan tutnoktan dormon.

Ĉirkaŭ la unua horo la telefono sonoris. Ĉu mi respondecas pri grupo da junaj virinoj ĉe Domo Stanley? Ĉu mi komprenas ke tri el tiuj virinoj nun estas en policejo, ebriaj kaj tumultemaj? Ĉar mi respondecas pri ili, ĉu mi bonvolos veni preni ilin? Mi klarigis ke ĉi tiuj estas edzinoj de Aŭstraliaj militherooj, kaj mi nur eskortas ilin al Nov-Jorko. Mi promesis veni kiel eble plej baldaŭ. Estis ridado je la alia ekstremaĵo de la telefonlineo. Miaj kolegoj de la Aerarmeo, kiuj komplotis por trompi min, ĝuadis mian malkomforton.

La postan matenon ni malfacile atingis la stacidomon tra la festanta homamaso, sed la vojaĝo al Nov-Jorko sukcesis glate. Tie, salutinte, oni informis nin ke la Usonaj dokistoj strikas, ke ni ne povos enŝipiĝi kaj ke ni devos loĝi en hotelo. Miaj edzinoj ne tre ĉagreniĝis. Multaj neniam antaŭe vidis Nov-Jorkon kaj ili firme intencis ekspluati la okazon. Sed mi havis problemon lui dek unu bebĉaretojn de nekredanta butikisto. Post tri tagoj, kiam la edzinoj foriris al la enŝipejo, ili kunigis la manojn ĉirkaŭ mi por kanti “Li estas ja bonegulo” kaj prezentis al mi komune subskribitan salutkarton. Ĝi bildigis ŝipon, kaj deziris por mi “Oceanon da Feliĉeco”.

Aŭstraliaj diplomatoj partoprenantaj en la laboro de Unuiĝintaj Nacioj kelkfoje havis neatenditajn aventurojn. La oficejo de la Aŭstralia Delegitaro situis en la 45-a etaĝo de la Konstruaĵo “Imperia Ŝtato”

( Empire State ). Ni havis ravan vidon de la insulo Manhattan, kaj aro da rapidaj liftoj funkciis glate, kvankam de tempo al tempo okazis striko de la liftoŝoforoj. Tiam oni devis fermi la oficejon, ĉar estis neeble grimpi supren tra 45 etaĝoj. Ĝis la fino de la striko ni ĉiuj havis libertempon.

Unufoje du delegitoj el Kanbero, dum butikumado en la urbo, trovis novan ludilon, kaj ambaŭ aĉetis po unu por siaj infanoj. La ludilo estis “Kirlulo”, speco de metala spiralo kiu “marŝas” malsupren sur la ŝtuparo se oni donas helpan ekpuŝon. La du patroj decidis provi la ludilon sur la savŝtuparo de la konstruaĵo. La Kirlulo funkciis bonege, kaj ili ludis kontente dum iom da tempo. Sed, kiam ili penis reeniri la oficejon de la delegitaro, ili trovis ke la pordoj de la ŝtuparŝakto malfermeblas nur de ekstere kaj ne havas klinkojn. Ankaŭ la ŝakto estis sonizolita. La delegitoj havis nur unu vojon—marŝi malsupren tra 45 etaĝoj, portante siajn “kirlulojn”.

Diplomataj misioj ankaŭ devas prizorgi estontajn Aŭstraliajn ŝtatanojn. En Ĝenevo en la 50aj jaroj la Konstanta Delegitaro ĉe la Eŭropa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj partoprenis en la laborado de Interregistara Komitato por Eŭropa Migrado. Kiel Ĝeneral-Konsulo mi ankaŭ administris programon de migrado al Aŭstralio. Iu Maltano petis helpon de la Konsulejo migri al Aŭstralio. Li estis la Malta Ministro pri Elmigrado.

Tiutempe Aŭstralio havis preferon por lertaj metiistoj, tial la Ministro sugestis ke ni registru lin kiel “cabinetmaker” (kabinetisto), kio en la Angla lingvo signifas “meblisto”.

Inter la plej utilaj migrantoj kiujn ni sendis al Aŭstralio el Svislando en tiuj jaroj estis grupo da kuiristoj, por deĵori en la kuirejoj de la Vilaĝo por la Olimpiaj Ludoj en Heidelberg (kvartalo de Melburno) en 1956.

Kutime la Svisa registaro kondutas same alergiece rilate la elmigron de bonaj ĉefkuiristoj kiel bredistoj de merinaj ŝafoj en Aŭstralio rilate la eksportadon de virmerinoj. Sed la Ĝeneral-Konsulejo sukcesis intertrakti interkonsenton specialan por la Olimpiaj Ludoj. Aŭstralia hotelisto venis al Ĝenevo por fari la elekton. La vilaĝaj kuirejoj funkciis bonege, kaj post la Ludoj la plejmulto de la kuiristoj ekloĝis daŭre en Aŭstralio.

Mallonge antaŭ la Ludoj oni transsendis min al Singapuro por tie esti Aŭstralia Komisiito. Unu el miaj fruaj taskoj estis rekruti skipon da kuiristoj por prepari Malajan manĝaĵon en la Olimpia Vilaĝo. Mia kolego Tom Critchley, la Komisiito en Kuala Lumpur (la ĉefurbo de Malajzio) estis instrukciita helpi min pri la organizado. Mi petis ke la Olimpika Komitato de Singapuro proponu kelkajn personojn. Tom petis al la Ĉefministro de Malajzio, Tunku Abdul Rahman, kiu nomumis sian preferatan kuiriston, virinon, por estri la skipon. Tio kreis problemon, ĉar miaj kuiristoj rifuzis servi sub iu ajn virino. Post du konferencoj sensolvaj en mia oficejo, ni sekvis la nuran eblan vojon kaj petis al la kuiristino de la Tunku elekti siajn proprajn kunkuiristojn!

Facila transiro trans landlimojn estas simbolo de ĉiu libereco. Ernest Bevin, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Britio, kiam oni petis ke li resumu sian eksterlandan politikon, respondis ke ĝi estas: povi iri al la Stacidomo Viktoria, kaj aĉeti bileton por vojaĝi kien ajn li deziras, sen pasporto. George Bidault de Francio priskribis landlimojn kiel “les cicatrices de l’Europe” (la cikatroj de Eŭropo).

Ambasadoroj devas gastigi kaj kuraĝigi multajn eminentajn sportistojn el siaj landoj. Kiel Aŭstralia Ambasadoro al la Federacia Respubliko Germanio mi havis plezuron bonvenigi la Aŭstralian teamon al la Olimpiaj Ludoj en Munkeno en 1972. Mi memorigis la atletojn pri la respondo donita de la Romia historiisto Plutarch kiam oni lin demandis ĉu li estus prefere Aĥilo la militisto aŭ Homero la poeto. Plutarch reciprokis per la demando: “Ĉu vi preferus esti venkinto en la Olimpiaj Ludoj aŭ la anoncanto de la rezultoj?”

Ambasadoj kaj aliaj eksterlandaj misioj prizorgas larĝan gamon da Aŭstraliaj vizitantaj oficistoj. En Ĝenevo la delegitaroj al la Internacia Labor-Oficejo inkluzivis ne nur oficistojn de la registaro sed ankaŭ reprezentantojn de sindikatoj kaj de organizoj de labordonantoj. Ofte tio estis ilia ununura alilanda misio kaj ili penis pleje ĝui sian sperton, kelkfoje venigante kun si siajn edzinojn. La membroj de unu grupo, je vespero, kiam ne okazis kunveno, petis ke oni konduku ilin al kazino, tiam novaĵo por la plimulto de Aŭstralianoj. Estis tro malfrue por transiri en Francion, kie estis iuj bone konataj kazinoj en proksimaj urbetoj. Mi klarigis ke la kazino de Ĝenevo estas iom malekscita, ĉar laŭ la Svisa konstitucio vetoj limiĝas al 2 frankoj. Tiu regulo havis la celon malstimuli la ŝtatanojn de Svislando, por ke ili ne forvetu sian malfacile gajnitan monon. Tamen la delegitoj unuanime deziregis rigardi kazinon, kaj decidis ke ili provos tiun de Ĝenevo. Do, ni eniris kaj aĉetis kelkajn ĵetonojn, kaj mi montris al ili, antaŭ la tagmanĝo, tablon de “boule”, simpla formo de ruleto. “Kiel oni ludas?” oni demandis. “Nur metu ĵetonon sur vian preferatan numeron, aŭ sur grupon, aŭ sur la ruĝon aŭ la nigron”, mi klarigis. Mi metis ĵetonon sur unuopan numeron, ĝuste kiam vetado finiĝis per la krio: “Rien ne va plus” (nenio plu iras). La pilketo haltis apud mia numero. “Tiel oni ludas,”

mi diris. Eĉ pro dufranka veto mia profito sufiĉis por pagi la koston de la tagmanĝo kaj mi povis ripozi sur miaj laŭroj!

La starigo de Unuiĝintaj Nacioj post kongreso en San-Francisko en 1945 inaŭguris novan specon de diplomatio... la diplomation de oratorado, enkonduko de rezolucioj, kaj intertraktado malantaŭ la kulisoj en la koridoroj. Okazis ankaŭ florado de internacia humuro.

Multaj el la poemoj ne estas tradukeblaj sed kelkaj blagoj estas universale kompreneblaj. Ekzemple la Manlibro por Delegitoj al U.N. , kiu publikiĝis en Nov-Jorko. Ĝi citis serion de kliŝoj kun traduko:

Interkonsento estas anticipebla
(Okazis grava kverelo malantaŭ la kulisoj)
Mi parolos mallonge, Sinjoro Prezidanto
(Li estas ekkomencanta 40-minutan paroladon)
Mia kolego montris sian kutiman prudenton
(Li same opinias kiel la antaŭa parolinto)
Mi estas preta konfidi respondecon al li
(Ĉiuj liaj paroladoj estas verkitaj por li)
Persono kun vasta sperto
(Ŝi partoprenis en du sesioj de la Ĝenerala Asembleo)
Mi ne deziras obstrukci la laboron de la komitato
(Precize tion li intencas fari)
Mi ne fidas al proceduraj manovroj
(Li estas surscenigonta aĉegan manovron)
Mi bedaŭras ke mi devas malkonsenti kun mia eminenta kolego
(Tiu damnita stultulo!)
Ĉi tio estas adekvata solvo de la problemo
(Do, tio estas balaita sub la tapiŝon ĝis venonta jaro)
Mi devas konsulti mian registaron
(Li ekkomprenis ke li estas erare en tiu komitato)
Ni estu sinceraj, malkaŝemaj
(Li estas iun perfidonta)
Ni starigu senpartian subkomitaton
(en kiu miaj amikoj povos sidi)
Saĝa, kompetenta kaj senpartia prezidanto
(Li ĉiam subtenis nian partion)

Dum bankedo organizita je la fino de la Kvara Konsulta Kunveno por la Antarkta Traktato en Santiago en 1966, kiu verkis interkonsentitajn rimedojn por la protektado de Antarktaj fokoj, mi aŭtoris kelkajn trafajn versojn Angle. Interpretistoj kiuj partoprenis la bankedon fulmorapide tradukis miajn versojn en la Hispanan, la Francan kaj la Rusan, kaj oni eldonis oficialan dokumenton. Oni defiis min Esperantigi ilin. Tion mi faris kaj la traduko aperis en Brazila Esperanto-gazeto. En 1972 la Angla teksto estis denove eldonita kiel dokumento en Londono en la Konferenco pri la Konservado de Antarktaj Fokoj post solena deklamo je noktomezo post la parafo de la teksto de la Konvencio. La poemo kaj ties historio ankaŭ publikiĝis en la Bulteno de SCAR, la Scienca Komitato pri Antarkta Enketado. Jen mia poemo:

ALVOKO POR LA FOKO

Antarktikaj Faŭno kaj Flaŭro
En la frosta suda maro
La balen’ per buŝostaro
Kribras la planktonan stokon
Sed kiu ŝatus manĝi fokon?

Langusteto tre bongusta
Estas por la fiŝ’ ŝton’ rusta.

Li suferus eble mokon
Sed kiu ĉasus belan fokon?

En sistem’ ekologia
Al fiŝo venas sorto ĝia
Aĉa skuo raŭkas vokon Neniu ne amas la fokon!

Pingven’ bezonas protektadon
Ĝi ne ŝatas inspektadon
Sed necesas bona roko
Por la fel- (aŭ Rossi) foko!

En kunvenoj pri logistiko
Venas maso da statistiko
Hundoj, sledoj havas lokon
Sed ne forgesu la fokon.

Sendadu fulme radiaĵojn
Ĉiuhore tra staciojn
Informaĵon samepokan
Tamen ne ĝenu etan fokon!

En turist-ekspedicioj
Ne estu tro da ambicioj
Ni manĝu bovon, porkon, kokon
Sed ne la povran etan fokon.

Estu foko ĉiuspeca
Sekur’, trankvila kaj soleca
Atentu mian finalvokon:
Ne estu malamiko de la foko!

En 1976 la Ambasadoro de la Federacia Respubliko Germanio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Barono Rüdiger Von Wechmar, membro de la Ordeno por Kontraŭbatali Aĉan Seriozecon, dissendis burleskan projekton de rezolucio proponanta komitaton por verki “Interkontrakton pri la limigo kaj parta forigo de sociaj eventoj, lunĉoj, akceptofestoj kaj bankedoj kiuj povus havi malbonajn konsekvencojn por la ĝuado de sano, kaj povus damaĝi la laboron de partoprenantoj”. La Ĵurnalo New York Post notis ke oni enkondukis la rezolucion je lunĉo (en la Restoracio de la Delegitoj) kiu daŭris pli ol du horojn kun kvin pladoj, inkluzive de omaroj kaj anasidoj!

diplomatiaj vendistoj

Diplomatoj ne pasigas sian tutan tempon en stria pantalono partoprenante en koktelfestoj aŭ eĉ intertraktante kun Departementoj pri Eksterlandaj Aferoj rilate politikajn problemojn. Multe da ilia energio estas dediĉata al la praktika tasko antaŭenigi la vendadon de la produktaĵoj de sia lando kaj akiri favoran reklamadon.

En Kanado meze de la 40-aj jaroj, la Ambasado prezentis ĉiusemajnan bultenon de Aŭstraliaj kaj Novzelandaj novaĵoj dissendatan per la reto de la Kanada Disaŭdiga Korporacio. Tiu Anzaka Novaĵletero komenciĝis en majo 1941 kiel servo al Aŭstraliaj kaj Novzelandaj aviadistoj, sed ĝi daŭris ĝis junio 1945, post la finiĝo de la Aerarmea Trejnada Projekto. La programo komenciĝis per registrita gakado de kukaburo (la Aŭstralia ridanta birdo, tiam la indiksignalo de Radio Aŭstralio), sekvata de dek kvin minutoj da novaĵoj. Ĉirkaŭ duono de la programo konsistis el ĝeneralaj novaĵoj kopiitaj el Radio-Aŭstralio. La cetero estis pri sporto, bazita sur telegramo kun raportoj de la rezultoj de eventoj je sabato. Estis du “kaptiloj por junaj ludantoj”—la Maoriaj nomoj kaj la nomoj de la Novzelandaj kurĉevaloj. Mi povis ĉiam kontroli la Maoriajn vortojn per amikoj en la Novzelanda Aerarmea Misio, aŭ Altkomisiitejo, sed por la korekta prononco de la nomoj de kurĉevaloj, kiu ne ĉiam konformas al klasika Greka aŭ Pariza Franca lingvo, mi devis fidi al ununura spertulo kiu havis profundan konon de la reĝa sporto, en la Misio de la Aŭstralia Aerarmeo. Kiam li estis for aŭ havis libertempon, mi kelkfoje faris terurajn erarojn.

Feliĉige la Kanadanoj ne sciis pri tiuj eraregoj, kaj multe interesiĝis pri la “Anzakaj Novaĵoj”. Ni ricevis kelkajn amuzajn leterojn de admirantoj. Unu aŭskultanto, priparolante la enkondukon al la programo, komentis kiel mirige S-ro Harry imitas la voĉon de la kanguruo!

La Aŭstralia Ambasado en Vaŝingtono trovis Usonanojn tre malprecizaj pri geografio. Unu suda belulino, al kiu oni ne jam prezentis min, aŭskultinte min ne povis lokigi mian parolmanieron, kiu tiutempe estis preskaŭ Usona sed konservis nuancojn de Tasmanio kaj Oksfordo. Ŝi demandis: “Ĉu vi estas el la sudo?” “Jes”, mi respondis, “Mi ja estas el la sudo”. “Ĉu vi estas el Teksaso?” ŝi persistis. “Ne”, mi daŭrigis, por amuzo, “Mi estas el loko multe pli suda ol Teksaso”. “Sed estas nenio sude de Teksaso!” ŝi findiris, ankoraŭ nekomprenante.

En Singapuro Aŭstralia komerco estis sufiĉe grava por necesigi apartan reprezentanton de la Departemento pri Komerco, sed la politikaj oficistoj de la Komisiitejo respondecis pri programoj de ekonomia helpo. La Komisiito pri Komerco reciproke petis politikan helpon por specialaj vendkampanjoj. Unu tia kampanjo konsistis el eksponludo de bilardoj fare de Walter Lindrum, Aŭstralia mondĉampiono, en la grandega Halo por Volanludoj, sub la aŭspicioj de la Aŭstralia Departemento pri Komerco. Mia edzino kaj mi havis seĝojn en la plej antaŭa vico, proksime al la bilardtablo kiu estis brile lumigata. La eta magiisto de la bilardbastono prezentis bonegan spektaklon, kiun ni multe ĝuis ĝis Lindrum faris neatenditan paroladon: “Sinjorinoj kaj sinjoroj, mia venonta trukbato estos honore al la Aŭstralia Komisiito kaj Sinjorino Harry, kiuj estas kun ni en la halo ĉivespere”. Li tiris kartonskatolon el sub la tablo kaj komencis eltiri serion de objektoj, kvazaŭ kuniklojn el cilindra ĉapelo. “Ĉi tiu koalo situos sur la komenca linio. Ĉi tiun ladskatolon da bonegaj Aŭstraliaj persikoj mi metos sur la nigran punkton. Ĉi tiun belegan botelon da tomatosaŭco IXL estu ĉi tie, kaj la konfitaĵo el fragoj ĉiflanke. La ruĝa globeto estos ĉi tie en la mezo de la tablo, kaj mi frapos la blankan al la maldekstra remburaĵo, preter la tomatosaŭcon, ĉirkaŭ la persikojn, malantaŭ la konfitaĵon, preter la koalon kaj tiel fine enpoŝigos la ruĝan globon. Gesinjoroj Harry, ĉi tiu estas honore al vi!”

Kiel parto de sia programo de publikaj rilatoj, ambasadoroj kelkfoje fariĝas patronoj—solaj aŭ kun kolegoj—de sporteventoj, per donaco de premio. En 1974 la Aŭstralia Ambasado en Bonno donacis pokalon por la junula ĉampiono de la Golfklubo de Bonno-Bad Godesberg. La Ambasadoro, kiam li prezentis la pokalon, emfazis ke estas neniu “reĝa vojo” al sukceso en golfludo. Temas pri ellernado kaj fidela ekzercado. Li memorigis la anekdoton pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, kiuj ludis golfon sur la ĉiela golfejo. Je la unua truo Petro atingis la truon per unu bato, kaj same Paŭlo. Je la dua truo Petro faris alian “ason”. Post tio, Paŭlo diris: “Nu, Peĉjo, ni forlasu miraklojn kaj ludu golfon!”

En 1977, kiel Ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, mi akceptis, en la nomo de Graham Marsh, golfisto Aŭstralia, la premion por “novico de la jaro”. Mi rakontis ke en Aŭstralio estas ofte kanguruoj sur la golfejoj. Mi asertis ke en la Reĝa Klubo de Kanbero estas regulo ke, se la golfpilketo eniras la “poŝon” de kanguruino, la pilko estas “perdita”. Ankaŭ mi rakontis ke en vintro, sur la grandegaj gazonoj, estas tiom da frosto ke post longa rulfrapo la pilketo kolektas froston, kaj fariĝas tro granda por eniri la truon! Mi aldonis ke estas preskaŭ neeble ke mi enirigu la pilketon eĉ kiam ne estas frosto!

Dum la sama parolado mi rakontis kiel mi lernis lecionon pri ludruzeco sur la golfejo de Najrobio en Kenjo, unu el la centroj de la grandaj sovaĝbestoj de Afriko. Invitis min ludi la Aŭstralia Komisiito pri Komerco, D-ro Mac Keddie. Li deziris venki, kaj li timis mian grandan handikapon. Precize kiam mi estis batonta je la unua ekbatejo, Keddie sin turnis al sia edzino kaj diris laŭte kaj klare: “Amy, ĉu tiuj leonoj ankoraŭ loĝas apud la kvara gazono?” Mi ne ludis mian plej bonan golfon tiun rondiron.

En Belgio en la sesdekaj jaroj la ĉefa zorgo de Aŭstralio estis certigi ke, kiam Granda Britio membriĝos en la Eŭropa Ekonomia Komunumo, Aŭstralio havos aliron al la Brita kaj aliaj Eŭropaj merkatoj. La ambasado en Bruselo pasigis multajn tedajn horojn kontraŭbatalante regulojn inventitajn de Eŭropaj farmistoj por malhelpi importojn el Aŭstralio. La ambasado ankaŭ penis teni Aŭstraliajn varojn antaŭ la okuloj de la Belga publiko. Oni ne produktas vinojn en Belgio, kun escepto de malgranda kvanto farita el troaĵo da pormanĝaj vinberoj kreskigitaj en oranĝerioj aŭ forcejoj de Wavre. Flandraparolantaj Belgoj apud la marbordo tradicie importis vinojn el Bordeaŭ, kaj Francparolantaj Valonoj aĉetadis el Burgonjo. Unu vesperon, por stimuli vendadon de Aŭstraliaj vinoj, mi partoprenis en bankedo al kiu membroj de la diplomatia korpuso estis invititaj.

Maldekstre de mi sidis la Konsilisto de la Franca Ambasado. Li demandis ĝentile ĉu Aŭstralio efektive produktas trinkeblajn vinojn. Mi certigis al li ke ni ne nur produktas tablovinojn de la unua klaso, sed ankaŭ eksportas grandajn kvantojn al Britio, Nord-Ameriko kaj Sud-Orienta Azio. Postnelonge kelnero plen-igis niajn glasojn per klara ruĝa vino. Mi gustumis mian kaj sugestis ke ĝi estas komparebla kun, oni diru, vino de la marko St Emilion. La Franco koncedis, ĝentile, ke la vino estas trinkebla, sed diris ke ĝi apenaŭ atingas la klason de St. Emilion. En tiu momento la kelnero revenis. Li parolfluege petis pardonon. Li ne komprenis ke mi estas la Aŭstralia ambasadoro. La provizo de Aŭstraliaj vinoj elĉerpiĝis, kaj li propradecide servis nin per vino St. Emilion...

En Otavo estis majstra petolisto en la oficejo de la Brita Altkomisiitejo. Tiu estis Joe Garner, poste Kavaliro Savile Garner. Lia plej eminenta viktimo estis lia propra Alta Komisiito, Malcolm Macdonald.

Macdonald tre ŝatis vojaĝi al foraj anguloj de Kanado kaj estis verkinta libron “Malsupren Norde”, pri la riveroj de la Nord-Okcidenta Teritorio.

Jozeĉjo aranĝis kun la sekretario de Macdonald, Marjorie Gordon (kiu poste edziniĝis kun la Aŭstralia Ĝeneral-konsulo en Nov-Jorko kaj patronis kolegion en la Universitato de Melburno) ŝajnige transsendi telefonkomunikaĵon el eksterlande. Marjorie faris la kutimajn sonojn kiuj akompanis internacian telefonkomunikaĵon en tiuj tempoj. “Ĉi tie Macdonald”, respondis la Alta Komisiito. “Whitehall (la sidejo de la Brita registaro) havas multajn zorgojn” diris Joseĉjo per sia plej longdistanca voĉo. “Ŝajne vi faras tro da vojaĝado ĉirkaŭ la lando. Okazas kelkaj tre gravaj eventoj en Otavo—sur la kampo de politika evoluo, Macdonald; ekonomia evoluo; reciproka helpo; civila aviado...” Macdonald jam komencis viglan defendadon de siaj vojaĝprogramoj kiam Joseĉjo metis sian kapon ĉirkaŭ la pordo. “Whitehall havas multajn zorgojn” li diris, longdistance.

Kvankam Kanado estas glacie malvarma en vintro, la somero en Otavo povas esti sufiĉe varmega. Unu vesperon, grupo da diplomatoj kaj vizitantaj Aŭstraliaj oficistoj decidis naĝi en malgranda loka lago. Ili neglektis porti bankostumojn kaj estis ĝuantaj la aferon, kiam grupo da gesinjoroj, post bankedo en la rezidejo de S-ro Garner, elvenis por promenado ĉirkaŭ la lagon. La Brita grupo vidis la vestojn apud la lago, korekte interpretis la situacion kaj plilongigis sian promenadon tra longan tempon, dum la nudaj koloniuloj devis resti en profunda akvo.

En Nov-Jorko, en la fruaj tagoj de Unuiĝintaj Nacioj, la ĵurnalistoj kelkfoje enuis pro manko de novaĵoj, kaj la internaciaj oficistoj de la sekretariato ankaŭ havis longajn senlaborajn atendojn. Unu tagon en la printempo de 1948, oni dissendis la jenan gazetkomunikon: Azia Respubliko Piralo kandidatas por membreco de Unuiĝintaj Nacioj.

La aŭtonoma Respubliko Piralo en Nordokcidenta Azio kandidatas por membreco en Unuiĝintaj Nacioj. La kandidatiĝa letero, subskribita de Ali Goonda Jaep, Ĝenerala Ministro, estis ricevita hodiaŭ de Ĝenerala Sekretario Trygve Lie. Sinjoro Lie transsendis la kandidatiĝon al la Prezidanto de la Konsilo de Sekureco por konsidero.

S-ro Jaep diris en sia letero ke nun la unuan fojon lia lando kandidatiĝas por membreco de iu ajn internacia organizo. La Ministro, kiu sendis sian leteron el Nov-Delhio, diris ke lia lando estas preta akcepti ĉiujn devojn de la Ĉarto.

Mapoj de Azio indikas ke Piralo estas malgranda ŝtato en la Mongola regiono de Azio.

Pluraj delegitaroj traserĉis siajn maparojn kaj La Jarlibron por Ŝtatistoj sensukcese, antaŭ ol rimarki la daton—la 1-an de aprilo! Ŝajnas ke “April-fiŝoj” estas universalaj.

En la lastaj kvardekaj jaraj Usono suferis plagon de “piramidaj kluboj”, speco de ĉenletero. La fina rezulto, laŭpretende, estis gajegaj festoj kiuj kunvenigis multajn homojn tute ne reciproke konatajn. La piramidoj, onidire, frakasis ĉiujn sociajn barilojn kaj inhibiciojn. Ŝercemulo produktis la jenan alternativan version kiu rondiris en la Aŭstralia Ambasado en Vaŝingtono: Ĉi tiu ĉeno estas komencita kun la espero alporti feliĉon al lacaj komercistoj. Malsimile al la plejmulto da ĉenoj, ĉi tiu ne bezonas monon. Nur sendu kopion de ĉi tiu letero al kvin viramikoj, poste enpakigu vian edzinon kaj sendu ŝin al la ulo kies nomo estas ĉe la kapo de ĉi tiu listo.

Kiam via nomo atingos la supron, vi ricevos 15,188 virinojn, kaj kelkaj devas esti bonegulinoj!

Fidu . Ne rompu la ĉenon; unu viro tion faris kaj rericevis sian propran edzinon.

En Decembro 1977, la Aŭstralia Ambasadoro en Nov-Jorko ricevis en sia matena fasko da telegramoj la jenan urĝan mesaĝon, en la oficialaj stilo kaj formo, kiu pretendis veni el Kanbero:

NEKLASIGITA
UNGA 32: SEPA KOMITATO
VI RAJTAS SUBTENI AKCEPTON DE REZOLUCIO A/
32/L-19 DATUMITAN 11 NOVEMBRO, KAJ ĈEESTI
KIEL REPREZENTANTO.

Kiam li enketis pri la “sepa komitato” (estas nur ses regulaj komitatoj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj) oni donis al li ekzempleron de projekto de rezolucio ankaŭ neriproĉeble verkita laŭ la norma formo de U.N. Ĝi estis rezolucio por diskutado en la Sepa (Speciala Feliĉeca) Komitato, urĝanta la junkorulojn de la diplomatiaj personaroj de la Konstantaj Misioj ĉe U.N. partopreni en bankedo-balo en la Filipina Oficejo.

La Aŭstralia delegitaro en la Konferenco de U.N. pri la Juro de la Maro organizis tagmanĝon por festi la finon de la dua sesio en Karakaso en 1974. La Ambasadoro, farinte sian “raporton” al la delegitaro (en la formo de kalipso 3 kantata de Jamajkano) anoncis ke li bezonas formeti kelkajn vestojn. Li formetis unue sian jakon kaj poste sian ĉemizon. Lia edzino kredis ke li freneziĝis. Li ne kutimis senvestigi sin publike! Sed fine la Ambasadoro rivelis blankan T-ĉemizon sur kiu estis presita la temo de la Marjuro—du kisantaj fiŝoj!

Post kelkaj jaroj, lia sekvinto kiel delegitarĉefo, ambasadoro Keith G.

Brennan, ripetis la incitnudiĝon (striptizon), tiun fojon ĝis ruĝa T-ĉemizo ornamita per la nigraj literoj KGB!

La Diplomataro en Kanbero en la fruaj tagoj de tiu artefarita ĉefurbo, devis krei multe da sia propra amuzo, ĉar mankis regulaj dramoj kaj koncertoj. En 1950 oni organizis “ornitologian balon” en la foirhalo de Queanbeyan, urbeto en Nova Sud-Kimrio, proksime al Kanbero, por adiaŭi Britan birdobservantan diplomaton Godfrey Bass. La ornitologiaj kapornamaĵoj estis strangaj kaj mirindaj. La postan jaron balo estis organizita de la “Festivalo de Britio (Kanbera Filio), Divizio de Furioza Senrespondeco”. Oni invitis la gastojn “festi ian ajn ideon aŭ objekton kiu stimulas la fantazion (escepte de la naciaj festotagoj por kiuj ekzistas jam pli taŭgaj okazoj)”. La “Vagantaj Aktoroj” de la stabo de la altkomisiito de Kanado prezentis “ La Fraŭlino de la Muelilo (Melodramon Sentimentoplenan)”.

La Konferenco de U.N. pri la Juro de la Maro, dum ĝi helike daŭris jaron post jaro, estigis egan rikolton de versaĉoj kaj parodioj. Dum la tria Konferenco, en 1971, la spertuloj pri fiŝkaptado starigis la Fiŝhokan Klubon, kiu akceptis kiel sian klubkanzonon novan version de la tradicia Irlanda kanto “Cockles and Mussels” (Kardioj kaj Mituloj). La unua strofo tekstis proksimume:

3 Calypso, improviza Kanzono (Wells, Benson).

En Ĝenevo, belurbo
Sen ia perturbo
Ni unue diskutis fiŝadk.t.p. 4
Ĉiu delegitaro
Pri Juro de Maro
Krias “Kardioj, Mituloj, Vivu la vivo!’.

En la kvardekaj jaroj, la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj, eĉ dum la Milito, kaj spite al la sorĉallogo de eksterlanda vojaĝado, estis kompreneble registara departemento kies stabo konsistis el “ŝtataj funkciuloj”, tio estas burokratoj. La ŝercemuloj en la Departemento emis bildigi la tipan ŝtatan funkciulon kiel personon kiu trinkas tason da teo ĉiumomente, kaj kies ĉefa celo en la vivo estas eviti ĉian respondecon.

Rondiris onidiro ke oni sendis kontroliston el Sidnejo por kontroli pri kiom da ŝtataj funkciuloj dormas ĉe siaj skribotabloj. Li raportis ke estas neeble distingi tiujn kiuj dormas disde tiuj kiuj ne dormas.

Alia anonima aŭtoro rondsendis la jenan “Ĉiutagan Diservon” por publikaj servantoj:

Ni Preĝu
Sinjoro, permesu ke hodiaŭ ni faru neniun ajn decidon
Nek renkontu ian respondecon
Sed ke ĉiuj niaj faroj estu tiel ordigitaj
Ke establiĝu novaj kaj tute nebezonataj departementoj
Por ĉiam...

Amen.

4 Prononcu “Kotopo”.

la lingvo de la diplomatio

Unu el la problemoj de la diplomatio estas manko de komuna lingvo. Oni kelkfoje pretendas ke la Angla estas la internacia lingvo. Dum la Dua Mondmilito, “Basic English” (simpla Angla kun limigita vortaro, kompilita de Charles K. Ogden) havis kelkajn subtenantojn kaj donis al ĝi impulson Winston Churchill. Sed Baza Angla devis esti lernita, eĉ de parolantoj de la norma Angla lingvo, preskaŭ kiel aparta lingvo, kaj ĝi estis ofte maleleganta. Esperantistoj asertis ke la frazo de Churchill: “Sango, Ŝvito kaj Larmoj” fariĝus en Baza Angla “ruĝa korpakvo, blanka korpakvo kaj okullavaĵo”!

Fakte oni ofte bezonas interpretistojn de la diversaj variaĵoj de la Angla. La Angla lingvo parolata en Londono, Vaŝingtono, Otavo kaj Kanbero, sen mencii aliajn ĉefurbojn de la antaŭe Angleparolanta Imperio, varias rilate la vortaron, la prononcon kaj la parolmanieron—kio povas konduki al amuzo se ne al miskompreno.

La Aŭstraliaj pilotoj kiuj deĵoris en Kanado dum la Dua Mondmilito ofte spertis lingvajn malfacilaĵojn. Unu vesperon mi ricevis telefonan vokon de la Kanada Departemento pri Eksterlandaj Aferoj. Oni demandis ĉu speciala nutraĵo estus necesa por la grupo da Ĉinoj venantaj el Aŭstralio. Mi sciis ke estas kelkaj en Aŭstralio naskitaj Ĉinoj en la armfortoj, sed mi ne aŭdis pri grupo venonta al Kanado kun la Aerarmeo.

Kiam mi enketis ĉe la Aerarmea Misio oni diris ke ili scias nenion pri Ĉinoj. La grupo kiu venas konsistas el normalaj “trainees” (trejnatoj). Laŭ la Aŭstralia parolmaniero tio estis “trajniz” kiu tre similas al “ĉajniz”

(Ĉinoj)!

Alian fojon, raporto aperis en la Ottawa Journal , tre precizema ĵurnalo, pri Aŭstralianoj en Kanado. La raporto enhavis faktojn ne antaŭe eldonitajn. La Kanada ĵurnalisto kiu verkis la artikolon diris ke li ricevis la informaĵon de la Aŭstralia Aerarmea Misio. La Aŭsa oficiro kiu respondecis pri disdonado de informaĵoj diris ke li tute ne parolis al ĵurnalisto.

La nura persono al kiu li donis tiun informaĵon estas la “Auditor General”

(Ĉef-Kontrolisto de Kontoj). En la Kanada elparolmaniero “Ottawa Journal” tre similas al “Auditor General” en la Aŭstralia!

Angloj kaj Nordamerikanoj kelkfoje rigardas la Aŭstralian kiel formon de la Londona “cockney”, ĉefe pro la fakto ke en la Aŭstralia oni prononcas la sonon “ej” kiel “aj”. Fakte estas multaj diferencoj, sed tio estas ĉefa trajto de “Strine” (la Aŭstraliana dialekto).

Kolonelo W.R. Hodgson, kiam li estis Aŭstralia reprezentanto en NovJorko, penis kontakti Kanadajn amikojn nomatajn “Beamish”. La telefonfraŭlino ne povis kompreni lian Aŭstralian prononcon. Li ripetis la nomon—Beamish, kaj literumis BI I AJ EM AJ ES EĈ. La fraŭlino ripetis BI I AJ EM AJ ES EĈ. Ne, diris la kolonelo, mi ripetos: Bi kiel Baltimore, AJ, la unua litero de la alfabeto... La fraŭlino interrompis: “Sed, Sinjoro, AJ [en la norma Angla, la nomo de la litero I] ne estas la unua litero de la alfabeto, tiu estas EJ [la norma nomo Anglalingva de la litero A]”.

Infanoj de diplomatoj rapide lernas fremdajn lingvojn. Ili ankaŭ bone aŭdas la sonojn de lingvaj nuancoj. La Aŭstralia konsilisto en la ambasado en Bonno reiris al Aŭstralio post trijara deĵoro en Germanio. La provizora ĉefurbo situis apud la Rejno, rivero grandega sed kies akvo estis tiam tiel poluita ke ĵurnalo foje eldonis foton kiu, ĝi asertis, estis rivelita per trempo en la Rejnakvon.

Baldaŭ post la reveno de la familio al Aŭstralio, la eta knabo, Mikelo, kiu studis en la Angla lernejo en Bonno, estis prenita viziti la avon, farmiston. Estis varmega tago kaj Mikelo petis trinkaĵon. Lia avo montris al li akvocisternon, klarigante ke ĝi enhavas puran “rainwater” (pluvakvon). Je lia surprizo Mikelo rifuzis trinki eĉ guton, malgraŭ sia evidenta soifego. Feliĉe estis limonado en la fridujo. Kiam li reiris hejmen, Mikelo, priskribante la ekskurson, diris: “Kaj, Paĉjo, Avĉjo havas grandan cisternon de akvo el la Rhine (Rejno)—sed mi ne trinkis eĉ guton!

En Ĝenevo, aldone al la Franca, mi lernis iom da Itala kaj sufiĉe da Svisgermana por partopreni en lotludo, en kiu mi gajnis la unuan premion, grandegan Svisgermanan kolbasegon. Mi ankaŭ faris kelkajn interesajn kontaktojn pere de la internacia lingvo Esperanto. Tamen, eĉ uzante tiun majstroverkon de logiko kaj simpleco, oni ja povas erari. Esperantisto en Aŭstrio skribis invitante min fariĝi baptopatro al lia filino. Mi respondis dirante ke estus granda honoro, sed mi ne estas certa ke mi povus adekvate plenumi la devojn de bopatro (!). Post tio mi ricevis leteron de la mistifikita Aŭstro, kiu diris ke estus granda honoro por lia filino edziniĝi kun mia filo, sed ke en moderna Aŭstrio la geedziĝoj ne estas aranĝataj de la gepatroj.

Post la liberigo de Francio, Winston Churchill estis parolonta al homamaso da Francaj civitanoj. Li komencis: “Estu avertitaj. Mi nun parolos la Francan, entrepreno sen precedento, kiu estos severa provo de la amikeco inter Anglio kaj Francio.”

Aŭstralio havas kelkajn bonegajn lingvistojn en sia diplomatia servo.

En 1965 la stabo de la Aŭstralia ambasado en Bruselo inkluzivis spertulon pri komerco, kiu parolis la Nederlandan sen fremda prononcmaniero (ĉar li estis de Nederlanda deveno!). Unu tagon mi vizitis la Komisionon de la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Mi paroladis kun oficisto de la Komisiono kiam la Nederlandparolanta diplomato alproksimiĝis en la koridoro.

Mi prezentis mian kolegon, kiu poste plendegis: “Vi detruis miajn informfontojn, sinjoro. Ili ja ĉiuj kredadis ke mi estas de la Nederlanda misio!”

M. Briand de Francio iam diris ke en la fruaj tagoj de la Ligo de Nacioj li aŭdis la Francan parolatan en Ĝenevo en kvardek du diversaj lingvoj.

Internaciaj organizoj, kompreneble, uzas sistemojn de interpretado.

En la fruaj jaroj de la Ligo de Nacioj, multe de la interpretado estis farata “sinsekve”. La interpretistoj faris notojn pri tio kion diris la parolanto kaj, de tempo al tempo, post partoj de longaj paroladoj, aŭ je la fino de malpli longaj, donis la interpreton. La paŭzoj por interpretado donis al la oratoroj tempon por pensi pri sia venonta vortosalvo, kaj al aliaj delegitoj por prepari siajn komentojn. Kelkfoje la interpretaĵoj estis pli elegantaj stile ol la originalo, kvankam vere sperta interpretisto kapablis redoni la vortojn kaj stilon de la parolinto, kune kun la neperfektaĵoj.

Tamen, interpretistoj ja devas atenti, tradukante proverbojn. Dum debato en la Internacia Labor-Organizo negra Usona delegito parolis.

Poste Ruso faris deklaron, kiun oni interpretis: “Nun ni scias ke estas negro en la lignostako”. Tuj la negro leviĝis indignegante pri tiu rasaludo, kaj estis akra streĉeco ĝis la interpretisto klarigis ke fakte la vortoj en la Rusa lingvo estis: “nun ni scias ke estas pinta ponardo en la ingo”.

En la lastaj jaroj “sinsekva” interpretado estas anstataŭigita en kunvenoj per “samtempa” interpretado, kiam la interpretistoj, en vitraj ĉambretoj, parolas en mikrofonojn, kaj la delegitoj aŭskultas la elektitan oficialan lingvon per kapaŭskultiloj. Tamen oni devas uzi interpretistojn de la antaŭa stilo por privataj konversacioj, kaj interpretistoj estas eraremaj. Iam mi renkontis delegiton el la Mongola Popola Respubliko kaj ni interŝanĝis informojn, pere de lia interpretisto, pri niaj landoj. Mi diris ke mi kredas ke Mongolio estas granda kaj seka lando. Mi komentis ke Aŭstralio estas la plej seka el ĉiuj kontinentoj, kaj ne havas grandajn riverojn similajn al Misisipo, Amazono aŭ Gango. La ambasadoro konfirmis ke Mongolio estas tre seka, kvankam kompreneble ne entute dezerto. Mi diris ke mia lando havas kelkajn dezertojn, sed ke ni havas ĉirkaŭ 120 000 000 da ŝafoj (en la Angla “sheep” [prononcata: ŝip]). La interpretisto ludis sian rolon kaj estis iom da diskutado inter li kaj la ambasadoro. Fine la interpretisto sin turnis denove al mi: “La ambasadoro ne povas kompreni,” li diris, “kiel, se ne estas riveroj en Aŭstralio, vi povas havi 120 milionojn da ŝipoj”!

Jean Rey, “Ministro pri Eksterlandaj Aferoj” de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, informis grupon dum lunĉo en la Sveda ambasado en Bonno en 1966, ke Euratom, la organizo de la Komunumo pri atoma energio, jam eksperimentis pri komputiloj por tradukado. Kiam la maŝino estis petita traduki en la Francan la Anglan esprimon, “The spirit is willing but the flesh is weak” (“La spirito estas volema, sed la korpo estas malforta”) la rezulto estis: “La viskio estas bona sed la viando estas malbona”.

La argumentadoj en Unuiĝintaj Nacioj ofte havas maldolĉan tonon.

La oratoroj diras vundajn verojn, aŭ pikajn duonverojn. Tamen la debatoj estas kutime en ĝentila formo. Oni komencas ĉiam: “Sinjoro (aŭ Sinjorino) Prezidanto”, kaj kiam oni parolas pri alia delegito oni diras ne “la delegito de Aŭstralio” sed “la eminenta delegito de Aŭstralio”. Poste oni povas akuzi lin aŭ lian landon pri internacia krimo, sed oni neniam neglektas la kutiman formulon de ĝentileco. La formulo estas, fakte, universala kaj senescepta. Ekzemple, mi memoras ke dum la unua Konferenco pri Komerco kaj Evoluado, la delegito de Afganistano, la raportisto de la kvina komitato, petante de la prezidanto la parolrajton, komencis jene: “Sinjoro Prezidanto, mi parolas ne kiel ‘via raportista moŝto’ sed kiel ‘la eminenta delegito de Afganistano!’”.

Terence Smith, asistanto de la Eksterlanda Redaktoro de New York Times , en prelego al la Asocio pri Fremda Politiko en 1976 diris ke la Ĉefministro de Israelo, Golda Meir, iam diskutadis kun Prezidento Nixon la kvalitojn de iliaj respektivaj konsilantoj pri eksterlandaj aferoj. Nixon asertis ke Kissinger havas grandajn intelekton, scion, sperton kaj talenton. Sinjorino Meir diris ke Aubrey Eban havas same bonan cerbon, estas enciklopedio de faktoj, kaj havas multan sperton. “Kaj ankaŭ”, ŝi aldonis, “li parolas pli bone la Anglan”.

La plej embarasa eraro kiun ambasadoro povas fari estas intermiksi la nomojn aŭ rangojn de siaj gastoj. Norman Makin, kiam li estis la Ambasadoro de Aŭstralio en Vaŝingtono, inventis metodon por tion eviti. Kiam liaj gastoj alvenis, li kutimis bonvenigi ilin varme: “Mi ĝojas vin vidi, Ekscelenco”. Kaj lia formulo por prezentoj estis: “Ekscelenco, vi konas Lian Ekscelencan Moŝton, ĉu ne?”

La nomoj de internaciaj organizoj estas kelkfoje malfacile elparoleblaj, veraj langrompiloj. Kiam mi estis membro de la Komitato de U.N. pri la “peaceful uses” (pacaj uzoj) de kosma spaco, mia edzino foje informis amikon ke ŝia edzo estas spertulo pri “useful pieces” de kosma spaco (utilaj pecoj!). [Anglalingve, “peace” kaj “piece” sonas idente.] Unu el la problemoj kiujn alfrontas la diplomatoj estas resti informataj pri la vortomodoj. Ve, se ambasadoro aludas Kamboĝon post kiam ĝi fariĝis “Kampuĉeo”, aŭ al “Kampuĉeo” post kiam ĝi fariĝis “Demokrata Kampuĉeo”. En Unuiĝintaj Nacioj oni ne rajtis aludi “la neevoluintajn landojn”. Ili estis dum iom da tempo “la malplievoluintaj landoj”. Poste oni donis al ili la proĝentilecan titolon: “evoluantaj landoj”. Simile programoj de ekonomia kaj teknika helpo fariĝis “evoluiga kunlaborado”. En Aŭstralio terminoj kiaj “Balts” (ŝtatanoj de la Baltaj respublikoj) kaj “Wops” (Sudeŭropanoj) estis malaprobataj kaj malinstigataj. Oni aprobis la priskribon de ĉiuj enmigrintoj kiel “Novajn Aŭstralianojn”. Dum bankedo honore al reprezentantoj de la Japana sukerindustrio en 1962, Kavaliro Arturo Fadden, Ministro pri Financoj kaj dum nelonga periodo Ĉefministro de Aŭstralio, rakontis ke li ricevis plendon de unu el siaj elektodistriktanoj, viro de itala origino, kiu demandis: “Sinjor’ Da Fado, kial ĉi uloj envenas kaj tujtuj ili ĉiuj fariĝas ‘Novaj Aŭstralianoj’—sed mi ankoraŭ restas damnita olda Italaĉo?”

diplomatiaj komunikaĵoj

La raportoj de ambasadoroj al siaj naciaj ĉefurboj povas havi diversajn formojn. Urĝaj raportoj kaj petoj pri instrukcioj estas telegrafataj aŭ faksataj per la registara radio-teleksa reto, ofte en sekreta kodo aŭ ĉifro. Oni uzas de tempo al tempo la telefonon, sed diplomatoj, kiel bonaj burokratoj, ordinare preferas presitajn tekstojn. Formalaj depeŝoj kaj rutinaj mesaĝoj (memorandoj) kaj leteroj estas portataj en “diplomatiaj sakoj”. Ĉi tiuj, laŭ internacia juro kaj konvencio, estas sanktaj kaj netuŝeblaj, sed la plejmulto de la registaroj sendas siajn diplomatiajn sakojn sub la zorgado de kapitanoj de ŝipoj aŭ de aviadiloj de siaj naciaj kompanioj, aŭ en la manoj de diplomatiaj kurieroj, la tielnomitaj “Mesaĝistoj de la Reĝo [aŭ Reĝino]”.

Junaj Aŭstraliaj diplomatoj en la kvardekaj jaroj kelkfoje havis la taskon ĉifri kaj elĉifrigi telegramojn, kiuj ofte estis fuŝĉifritaj. Ili baldaŭ fariĝis spertaj pri provado de diversaj permutaĵoj de ciferoj, por diveni la signifon. En 1941, kiam oni intertraktadis pri armistico en Sirio, telegramo alvenis kiu raportis ke oni atingis interkonsenton pri armistico. Ĝi finiĝis per fuŝa cifergrupoj “1464xx jam informita”. La diplomatiaj oficistoj kiuj faris la elĉifradon konsideris la eblecojn, kaj decidis ke la mankanta vorto estas “gazetaro”. Kiam la ministro, Kavaliro Frederick Stewart, ricevis la telegramon, kaj legis ke oni jam informis la gazetaron, li menciis la novaĵon al raportisto de la Gazetagentejo Reuter, kiu, por esti certa ke lia agentejo ricevos la eron, pertelegrafe sendis la informon. Li sola raportis, tiel gajnante “akaparon” (scoop) de la novaĵo. La korektaj vortoj en la telegramo estis “De Gaulle”! Post tio la raportisto de Reuter ofte vizitis la oficejon de la Ministro, esperante ricevi alian novaĵakaparon.

La Aŭstralia delegitaro al la Tria Konferenco de U.N. pri la Juro de la Maro (kiun Irlanda kolego iam priskribis kiel “la maran ekvivalenton de la juro de la ĝangalo”) penis spici siajn telegramojn per iom da marakvo.

Post kunveno de la prepara komitato, kiu devis prepari liston de la temoj inkluzivendaj en la Konvencio, la delegitaro raportis al Kanbero: “Ĉar konferenco evoluigis deciditan liston (“decided list” kiu en la Angla povis ankaŭ signifi “signifa kliniĝo”) ĉiuj maristoj forlasis la ŝipon”! Post la unua formala sesio en Nov-Jorko, kiu elektis la prezidanton kaj aliajn ofichavantojn, kaj akceptis provizorajn procedurajn regulojn, ni raportis: “Konferenco, kun kompleta oficistaro sed nur provizoraj pasadreguloj, finis sian inaŭguran vojaĝon nokte la 15-an de decembro kaj restos endoke ĝis la vojaĝo al Karakaso”.

Oni substrekis al ni, kiam ni estis junaj diplomatiaj oficistoj, ke la diplomatia sako nepre estu uzata nur por oficialaj komunikaĵoj. Oni memorigis pri la fifama okazo kiam pela mantelo estis sendita el Vaŝingtono aŭ Nov-Jorko al Londono en Brita diplomatia sako por, oni asertis, Lordino Astor. Povus esti specialaj cirkonstancoj, kompreneble. Personajn leterojn oni rajtis sendi per la sako, se ne estis sekura poŝt-servo, aŭ je krizokazoj.

Tamen estis striktaj instrukcioj ne uzi la sakon por privataj celoj, super ĉio ne por eviti doganajn aŭ kvarantenajn regulojn.

Unufoje mi intence malobeis la regulojn. Mallonge antaŭ la fino de la Dua Mondmilito, Donald Shand, Aŭstralia terkultivisto el Armidale, en Nova Sud-Kimrio, vizitis la Aŭstralian Altkomisiitejon en Otavo. Li portis malgrandan, bluan saketon el tolo. Li diris ke ĝi entenas grajnojn de hibrida maizo kiun li senpage akiris de la Kanada Eksperimenta Bieno, post malsukceso de akirpenoj en Usono. Li klarigis al mi la gravecon de hibrida maizo, multe pli fekunda ol ordinara maizo, kaj petis ke mi sendu la grajnojn al Aŭstralio en la diplomatia sako por certigi ke ili sekure alvenos. Mi sciis pri tiu plantevoluo kiun patronis Henry Wallace, kaj komprenis ĝian gravon por Aŭstralia agrikulturo. Tial, kvankam estis malpermesite sendi kian ajn plantmaterialon en la sako, mi akceptis plenan respondecon (mi estis 27-jaraĝa) kaj enmetis la grajnojn, samtempe sendante telegramon al la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj por ke ili informu la kvarantenajn aŭtoritatojn.

Unu tagon en 1957, kiam mi estis la Aŭstralia Komisiito en Singapuro, mia sekretario informis min ke estas sinjoro el Armidale kiu deziras paroli kun mi. Estis Don Shand. Li demandis ĉu mi memoras iun bluan saketon. Mi diris ke mi ofte min demandis ĉu la grajnoj de maizo kreskis. “Nu”, diris Shand, “mi vizitetas vin por informi ke mi ĵus subskribis kontrakton nome de Aŭstraliaj kreskigantoj de maizo pri vendo de 100 000 tunoj da maizo al la Japanoj... kaj ĉio elvenis el tiu eta sako”.

Alian fojon mi senintence enmiksiĝis en malobeon al la sakreguloj.

Dum vizito al Kanado, mi menciis al la Aŭstralia Komerckomisiito ke mia edzino, kiu antaŭe estis Kanadanino, nur malfacile akiras tiun Kanadan dolĉaĵon acersiropo. La Komisiito promesis akiri unu-du litrojn, kaj mi konsentis pagi la koston, inkluzive la transportkostojn. Dum kelkaj monatoj mi ricevis nenian informon pri la siropo kaj preskaŭ perdis esperon, sed unu matenon kolego telefonis el la ĉambro kie oni malfermas la diplomatiajn sakojn. “Estas pakaĵo da dokumentoj ĉi tie por vi el la diplomatia sako alveninta el Otavo—kaj ili estas treege gluecaj!”

Mia edzino havis talenton por la solvo de komunikilaj problemoj laŭ diplomatiaj metodoj. Kiam ni estis en Singapuro, ŝi deziris viziti Honkongon, kiu havis bonan reputacion inter la virinoj kiel bonaĉetejo. Mi malfidis la teorion ke ju pli oni elspezas en Honkongo des pli oni ŝparas.

Tamen mi diris ke mi konsentus iri al Honkongo se ni povus aranĝi senkostan transporton. La postan vesperon dum bankedo ŝi informiĝis de sia najbaro, generalo, ke estas de tempo al tempo senpaga kajuto sur militŝipo, kiun oni povus disponigi al ni. Akceptante la neeviteblan vojaĝon, sed dezirante eviti kamforlignajn kestegojn kaj grandajn Persajn tapiŝojn, mi aranĝis ke ni revenos el Honkongo per aviadilo de la flugarmeo, kiu strikte limigas la pakaĵaron transportatan por pasaĝeroj.

Kiam nia trupŝipo alvenis al Honkongo, juna Aŭstralia militŝipa oficiro enŝipiĝis, serĉante Sinjorinon Harry. Mi diris ke mi estas Sinjoro Harry, Komisiito de Aŭstralio en Singapuro, kaj demandis ĉu li deziras paroli al mi. Li respondis, ke liaj instrukcioj estas sin prezenti al Sinjorino Harry.

Li transdonis al ŝi la salutojn de la Kapitano de ŝipo de la Reĝa Aŭstralia Mararmeo, tiam en la haveno, kaj diris ke se ŝi havas kelkajn objektojn tro pezajn por la Flugarmeo, la Mararmeo tre volonte portos ilin al Singapuro por ŝi!

Kutime oficialaj ŝtataj vizitantoj portas kun si donacojn por interŝanĝi kun donacoj kiujn ili ricevas en la gastiga lando. La elekto de taŭgaj donacoj estas unu el la diplomatiaj artoj.

La Aŭstralia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, D-ro H.V. Evatt, dum vizito al Otavo estis gasto en Rideau Hall, la rezidejo de la Ĝeneralguberniestro. Li menciis ke Aŭstralio produktas oranĝojn, kiuj estis tre maloftaj en Kanado dum la milito. Li promesis sendi kesteton da Aŭstraliaj oranĝoj por iliaj guberniestraj moŝtoj. Sed kiam la oranĝoj alvenis al Vankuvero, post la vojaĝo trans Pacifiko, ili plejparte jam putris. Dua ekspedo suferis la saman sorton. Sed D-ro Evatt ne estis venkita. Li sendis kesteton da oranĝmarmelado!

Donacoj kelkfoje kunhavas liverproblemojn. Kiam la Usona ambasadoro en Aŭstralio, William Crook, vizitis Vjetnamon en 1968, li faris viziton al la aviadilportanta ŝipo Coral Sea (Korala Maro). La kuiristo estis bakinta grandegan kukon en la formo de la Aŭstralia flago, portotan al Aŭstralio kiel dankogeston de Usonaj maristoj gastigitaj dum sia libertempo en Aŭstralio. Oni aranĝis ke la kuko estos transdonita ceremonie al la Ĉefministro de Aŭstralio, Johano Gorton, sed oni devis nuligi la ceremonion, ĉar riveliĝis ke mankas granda porcio de la kuko. Anstataŭante ĝin estis letereto ŝmirita per sukeraĵo kiu tekstis: “La fantomo denove frapis!”

la diplomatia profesio

Arkitekto, kuracisto kaj diplomato argumentis pri kies profesio estas la plej antikva.

“Nu, Dio faris la unuan virinon el unu ripo de Adamo. Tio estis la laboro de kirurgo”, diris la kuracisto.

“Vere”, diris la arkitekto, “sed Dio estis arkitekto antaŭ ol li estis kirurgo. Li faris la mondon el ĥaoso”.

“Ha”, diris la diplomato, “sed el kie venis la ĥaoso?”.

Shirley Temple Black (la nomo signifas “Nigra”), mondfama kiel filmostelo en sia infanaĝo, kandidatis por la Respublika Partio en SanMateo, distrikto proksima al San-Francisko. Ŝin venkis veterana Demokrato, kio estigis la ĵurnaltitolon: “Bona ŝipo sukeraĵo alfundigita de Usona Marsoldataro”. Shirley, post deĵoro kiel ambasadoro, fariĝis ĉefo de la Ceremoniarsekcio de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj (ŜtatDepartemento). La diplomatoj bone kondutadis pro timo de “nigra” alrigardo.

La iama ĉefministro de Kanado Mike Pearson estis unu el la pioniraj diplomatoj de sia lando. Kiel juna diplomatia oficisto li deĵoris en Londono je la tempo de la surtroniĝo de Reĝo Georgo VI, kaj oni petis lin roli kiel sidiganto. Li portis por la okazo plenformalan diplomatian uniformon (kun multe da orgalonaĵo) kaj glavon. Tuj antaŭ la komenco de la ceremonio li estis staranta kun reĝina helpantino proksime al la enirejo de necesejo, kiam eliris dukino klare bezonanta helpon. La helpantino demandis ĉu ŝi povas helpi. “Ne”, diris la dukino, “Mi bezonas tiun junulon kun la glavo. Mia kroneto falis en la necesejan pelvon, kaj mi deziras ke li elprenu ĝin”.

Eleanor Roosevelt, la vidvino de Prezidento Franklin D. Roosevelt, estis en la Usona delegitaro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, la tagon kiam la Ĝenerala Asembleo la unuan fojon komencis sian programon per momento da silenta preĝado aŭ meditado. Dum lunĉo kun kelkaj amikoj, inter kiuj mi troviĝis, Eleanor rimarkis: “Dum la silento, nevole mi demandis al mi pri kio S-ro Molotov pensadas.” Unu el la grupo komentis: “Do, ni almenaŭ scias pri kio vi pensadis, Sinjorino Roosevelt”.

Kiam grupo da diplomatoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj vizitis la hejmon de la familio Rockefeller ĉe la Montetoj Pocantico, mi admiris la belecon de la bieno. “Jes”, respondis unu el la gastigantoj, “ĝi estas tia, kian Dio estus farinta pri la regiono se li havus sufiĉe da mono”.

Ĉarma maljunulinjo gratulis diplomaton pri parolado dum socia okazo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. “Ĝi estis belega,” ŝi sentimentale elverŝis, “Mi tre ŝatus havi skribitan kopion”. “Mi bedaŭras”, li respondis, “sed mi faris ĝin ekstemporale, senprepare, kaj mi preferus ke oni ĝin eldonu postmorte”. “Do”, diris lia admiranto, “Mi ja esperas ke estos baldaŭ”.

La Brita ĵurnalo The Times iam raportis momenton da malstreĉiĝo meze de internacia konferenco. “Vetkuro okazis inter la Brita kaj Rusa Ambasadoroj. La Brita Ambasadoro venkis”. La Rusa gazetaro raportis ke okazis vetkuro inter ambasadoroj: “Je la fino la Rusa Ambasadoro estis dua, kaj la Brita Ambasadoro nur antaŭlasta”.

Je akceptofesto dum Konferenco de Ĉefministroj de la Komunregnaro, Winston Churchill demandis al la ĉefministro de Pakistano ĉu li ŝatus trinki glason da viskio. La pakistanano klarigis ke li neniam trinkas alkoholon. “Kio? Neniam?” komentis Churchill, “Bona Dio... mi intencas diri Bona Alaho!”

Dum alia Konferenco de la Komunregnaro la diskutado turniĝis al Egiptio. “Mi estis en Egiptio kiel junulo”, memoris Churchill, “mi memoras la felahojn laborantajn sub la varmega suno, ĝenatajn de la muŝoj. Kaj mi aŭdacas diri, ke se mi reirus al Egiptio hodiaŭ, mi trovus la samajn felahojn kaj la samajn muŝojn... aŭ iliajn posteulojn”.

La Krono de Sankta Stefano de Hungario estis portita al Usono dum la Dua Mondmilito. Antaŭ kelkaj jaroj oni decidis resendi la kronon al Budapeŝto. Sed laŭ kredebla rakonto spertuloj rimarkis ke la ŝtonoj estas sintezaj. Tio kreis problemon por la Ŝtat-Departemento. Se ĝi sendus la kronon tia kia ĝi estas, oni eble asertus ke Usono anstataŭigis la veran per falsaĵo. Do, preciza kopio estis farita per veraj gemoj. La Hungaraj spertuloj sciis ke la originala krono kiun la Usonaj soldatoj prenis havis sintezajn ŝtonojn, sed ili ne povis protesti kontraŭ la anstataŭigo, ĉar oni eble dirus ke la Hungara popolo estis mokata en la pasinteco. Do la Hungara registaro akceptis la duplikatan kronon. Tiel, laŭ la rakonto, la originalo restis en Usono, sed oni povis nenion fari pri la afero.

Papo Paŭlo VI iam deĵoris kiel Papa Nuncio en Germanio. Amiko memorigis lin ke en la fruaj tridekaj jaroj li estis raportinta ke oni ne serioze konsideru Hitler. “Ha”, diris Lia Papa Moŝto, “tio estis antaŭ ol mi fariĝis neeraripova”.

Clare Booth Luce, edzino de Henry Luce, la riĉega magazineldonisto, mem fama verkisto, fariĝis Usona ambasadoro en Romo. Ricevate de la Papo, Clare parolis serioze kaj longe pri la stato de l’ mondo kaj la rolo de la Eklezio. Kiam lia Papa Moŝto sukcesis intermeti vorton, li diris mallaŭte: “Mi samopinias, Sinjorino Luce. Ankaŭ mi estas katolika”.

Kelkaj diplomatoj komprenas la Anglan pli bone ol ili agnoskas.

Huang Hua, la Ĉina ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, estis revokita al Pekino por fariĝi Ministro pri Eksterlandaj Aferoj. Antaŭ ol foriri el NovJorko, li telefonis al Ambasadoro Scranton, la Usona reprezentanto, por diri “Ĝis revido”. Li petis pardonon pro la interrompo dum la Dankotaga Festo, sed klarigis ke li devas iri tuj. “Bonvolu doni miajn salutojn al la meleagro,” fine li diris.

Ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj iam esprimis dubojn pri la valoro de kelkaj oratoraĵoj. Li diris: “Mi opinias ke multaj el ni ĉe U.N. vere kredas ke ni povas solvi la problemojn de la mondo per laŭta kaj persista oratorado. Tio ne estas pli sukcesa ol penado malimpliki trafikan konfuzon per hupado de la korno.”

Ambasadoro estis stariĝonta por fari oratoraĵon kiam lia edzino flustris: “Memoru, karulino, ke parolado por esti senmorta ne devas esti eterna”.

FINO