kovrilo

La Grafo de Monte-Kristo

La Grafo de Monte-Kristo

Ilustraĵoj de

GAVARNI, Tony JOHANNOT, JANET-LANGE,

Gustave JANET, F. MÉEAULLE

Parto 1

Tradukis Daniel MOIRAND

Alexandre Dumas

La Grafo de Monte-Kristo

Eldono de Flandra Esperanto-Ligo

Tiu ĉi e-libro estas provlibro kaj rajtas esti kopiita al ĉies komputilo kaj/aŭ librolegilo.

foto

Alexandre DUMAS

1802 - 1870

ANTAŬPAROLO

Ĉi tie ne estas la loko por prezenti detalan biografion de Alexandre Dumas [aleksãdr düma]. Kelkaj datoj kaj detaloj ebligos orientiĝi en la vivo kaj verko de tiu giganto de la franca literaturo. Multaj specialistoj zorgis pri tiu biografia tasko kaj ili verkis interesajn, detalajn kaj fidindajn librojn. Ĉi tie oni do trovos nur la plej gravajn okazaĵojn pri la vivo de Dumas kaj pri ties literatura flanko.

Lia avo estis markizo Antoine Alexandre Davy de la Pailleterie [ãtwan aleksãdr davi de la pajeteri], el nobela familio, kiu fontas el la 16-a jarcento. Li estis oficiro en la regimento de la Reĝa-Artilerio, kaj en 1760 li decidis provi sian bonŝancon en la plantejoj de sukera kano en Haitio. La plantejo troviĝis en Trou-de-Jérémie, en la okcidenta pinto de la insulo. Li pli aŭ malpli edzinigis en Sankta Domingo mulatinon Marie-Césette (aŭ Cessette) Dumas. Ŝi mortos en 1772. Tiun saman jaron, la eksa artileriisto de Louis la XV-a, decidas reiri al Francio akompane de sia elturniĝema bastardo, estonta patro de Alexandre Dumas, la libroverkisto. Li fariĝos generalo de la Respubliko.

Lia patro naskiĝis la 27-an de marto 1762, same nomita Alexandre, markizo Thomas-Alexandre Davy de la Pailleterie [toma-aleksãdr davi de la pajeteri]. Li siavice alianciĝis kun nenobelino, Marie-Louise Labouret [mari-lŭiz labure], 18-jara filino de gastejestro. Li forlasis sian nobelan nomon kaj titolon por soldatiĝi, kaj adoptis la nomon de la eksa sklavino kaj patrino: Dumas [düma]. Li fariĝis generalo strikte respublika, unue amiko kaj poste intima armea kunulo de Bonaparto en Italio, Tirolo kaj Egiptio. Bedaŭrinde la generalo timis vidi en Bonaparto novan Cezaron kaj li eksiĝis el la armeo.

Li mortis la 26-an de februaro, en 1806, kiam lia filo Alexandre aĝis kvar jarojn. Li pension ne postlasis al sia vidvino.


Alexandre naskiĝas la 24-an de julio 1802 en Villers-Cotterêts [viler-kotere], malgranda urbeto en la departemento Aisne, norde-oriente de Parizo. Li estos baptita en tiu sama urbo la 30-an de aŭgusto 1802. La unuaj jaroj de lia vivo estas iomete komplikaj.

Dum pluraj jaroj la literatura sukceso ne venas. En 1823 li iras al Parizo por provi sian ŝancon. En 1824 li havas aventuron kun juna kudristino, Catherine Labay. Ŝi havas infanon kun li, la estonta Alexandre Dumas-filo, la 27-an de julio 1824. Lia patro leĝe agnoskis lin en 1831. Poste, li havas filinon (Marie-Alexandrine Dumas) kun la aktorino Belle Krelsamer.

En 1837 li estas nomumita Kavaliro de la Honorlegia ordeno.

1842: li publikigas Le speronare, kaj Le Chevalier d’Harmental.

En la sama jaro 1842 li hazarde vizitas la insulojn Elbo kaj Monte-Kristo (kun princo Napoleono), antaŭ kies beleco li spertas la saman emocion, kiun li poste atribuos al Franz d’Epinay. Poste li restos en Marsejlo, kie li jam flegas la historion de la tri musketeroj. Li prunteprenas de la urba biblioteko la Memorojn de d’Artagnan, kiujn li ĉiam forgesos redoni! Li tie trovas la ideon pri la romano La kvar musketeroj (kun la partopreno de Maquet).


Ni ne tedos la leganton per la detala rakonto de la vivo de A. Dumas en Parizo, lian unutonan staĝon en la oficejo de la estonta reĝo Louis-Philippe por akiri la ĉiutagan panon. Ankaŭ pri liaj unuaj eseoj en la literatura kampo, ni ne parolos pri tio, ĉar ni ne bezonas ĉi tie tiun erudicion. Sufiĉos diri kelkajn vortojn pri liaj unuaj sukcesoj kaj pri liaj plej gravaj verkoj, kies titoloj restas en la memoro de liaj posteuloj.

Liaj plej bone konataj kaj legataj verkoj estas:

La Tri Musketeroj (1844) kun ties du postaj (sed malpli bone konataj sekvoj): Dudek Jarojn Poste (1845), kaj: La Vicgrafo de Bragelonne (1848/1850).

Kaj aparte staras: La Grafo de Monte-Kristo.

La publikigo de La Grafo de Monte-Kristo okazos inter 1844 kaj 1845. La sukceso estas tuja kaj la mono enfluas en lian monujon, tiel ke, la 27-an de julio 1847, li inaŭguras sian nove konstruitan domegon, kromnomitan «Kastelo de Monte-Kristo». Efektive, la mono ricevita de lia samnoma romano ebligis al li konstrui tiun riĉan kaj luksan loĝejon. Por inaŭguri ĝin, 500 personoj estis invititaj! La kosto de la tuto estis pli ol 400.000 oraj frankoj. En 1849 A. Dumas devis vendi ĝin pro monaj problemoj. Usona dentkuracisto akiris ĝin kontraŭ 30.000 frankoj!

Antaŭ relative nelonge, oni parolis pri ebla detruado de la kastelo. Feliĉe loka asocio kapablis malebligi tion kaj la kastelo daŭre staras sur sia antaŭa loko.


De 1826 ĝis 1870 li verkis 91 teatraĵojn, 200 romanojn aŭ novelojn, 10 volumojn da memoraĵoj, 19 volumojn da vojaĝaj memoraĵoj, li fondis kaj direktis 8 ĵurnalojn.

Oni ofte riproĉis al A. Dumas la fakton, ke li uzis «negrojn» (el la franca esprimo ‘un nègre’, kiu estas la nomo de persono, kiu literature laboras por alia pli fame konata verkisto). Sed ĉu oni riproĉas al riverego ricevi enfluantajn riveretojn? Kiel pli proze diris lia filo al la mallaŭdantoj de la patro: “Mia patro estas riverego. Eblas pisi en riveregon”.


A. Dumas naskis filon kun la sama nomo: Alexandre Dumas fils (1824-1895). Ankaŭ li aŭtoris. Inter multaj liaj teatraĵoj, la plej konata estas La Dame aux Camélias («La Damo kun Kamelioj»). Tiu teatraĵo fariĝos poste la intrigo de la opero de Verdi: La Traviata.

Pri la libro

Oni kutimas konsideri la libron La Grafo de Monte-Kristo kiel la ĉefverkon de A. Dumas, ĉar ĝi estas la plej kompleksa. Kun la sagao pri la musketeroj, ĝi estas la plej mondskale konata. Tiu libro estas vere fascina. Ĉiu plia (re)legado ebligas trovi ion novan, novan interpretadon, novan aspekton ...

Pri la intrigo, eblas koncize diri, ke la romano estas la rakonto de iu venĝo. La ĉefrolanto, Edmond Dantès, perfidita ekde la tria ĉapitro pro kalumnia denunco, estas enkarcerigita dum dekkvar jaroj en la malliberejo de la kastelo If, sur insuleto apud Marsejlo. Tie li konatiĝas kaj amikiĝas kun sammalliberejano, iu abato Faria, kiu transdonas al li la sekreton pri la loko de kaŝita trezoro. Post lia forfuĝo el la malliberejo kaj rekupero de la trezoro, la strebo de lia tuta vivo, danke al supera riĉeco kaj inteligenteco, estas venĝi sin kontraŭ tiuj, kiuj atencis (ĉu aktive, ĉu pasive) lian junecon, lian feliĉon. La ĉefa perfido por li fontas el tio, ke lia iama fianĉino, Mercédès, ne kapablis atendi lian revenon. Li retrovas ŝin kun edzo kaj filo, kaj tio estas por li la lasta bato. Li havos venĝon kontraŭ ĉiuj aliaj partoprenantoj, kiuj komplotis kontraŭ li, sed Mercédès-on li ne tuŝos kvankam ŝi perfidis lian amon.

En la libro, Dumas tuŝas multajn temojn, mitojn kaj universalajn fantasmojn: perfido, venĝo, mono, potenco, amo, justico, problemo de Dio ... En la persono de Dantès kunligiĝas pluraj arketipoj: la romantika tipo, la ĉioscia, ĉiopova heroo ...

La libro suferas pro multaj minusoj. Atenta legado montras plurajn erarojn (oni atentigos la esperantan leganton pri kelkaj): ofte la datoj ne kongruas kun la disvolviĝado de la romano, okazas konfuzoj en la propraj nomoj: Servieu – Salvieu; Raymond / Emmanuel Herbault ..., en la datoj ... Longaj ekstertemaĵoj (filozofiemaj) malakceligas la disvolviĝadon de la rakonto. La historia realeco estas traktata kun ioma senĝeno ...


Spite ĉiujn tiujn mankojn la libro, kiu aperis sub formo de felietono en gazeto, ĝuis grandegan kaj daŭran sukceson. Oni verkis multajn teknikajn librojn, kiuj klarigas la genezon de tiu libro: tia ampleksa laboro ne estis glate skribita, oni konas multajn versiojn, se ne de la tuto, almenaŭ de pluraj partoj (ofte ampleksaj) de la fina versio. Multaj malnetoj montras la diversajn hezitojn de Dumas. Eblas sekvi la malsimilajn etapojn de la libro ĝis ties fina apero.


El eldona vidpunkto jen kiel aperis la presita versio de la verko:

- ĝi unue eldoniĝis sub formo de felietono en le Journal des Débats, ekde julio 1844 (precize de la 28-a de tiu monato) ĝis la duono de januaro 1846. Ĝis la 6-a de septembro, la nomo de la grafo estis tiel skribita: Monte-Christo, poste Monte-Cristo.

Tiu publikigo ne estis regula – multaj haltoj okazis, kies detalojn oni konas:

- la unua parto finiĝis kun la 30-a ĉapitro, la 18-an de oktobro 1844. La 31-an de oktobro ĝi komencis reaperi kun la titolo: dua parto. Simbad la maristo.

- la serio haltas ĉe la ĉapitro La Katakomboj. Iom poste aperis la fino de la dua parto.

- la 20-an de junio 1845 komencas aperi la Tria parto de la romano, kiu komenciĝas de la ĉapitro La Tagmanĝo, kiu poste fariĝos La samtablanoj. La eldonado daŭras ĝis la 3-a de aŭgusto 1845.

- post kelktaga interrompo komenciĝas la eldonado de la Kvara Parto (ekde La Fantomoj). De la 12-a de aŭgusto ĝis la 15-a de januaro 1846 aperos, kun pli aŭ malpli da reguleco, la fino de la romano.

La publikigo vigle kaptis la atenton de la Parizanoj dum unu jaro kaj duono.


Ĉefine de la felietona aventuro, preskaŭ tuj aperis libroforma eldono, en 1846 en du volumoj in-oktavo. Baldaŭ poste aperas nova eldono kun portreto de A. Dumas kaj 25 gravuraĵoj (de Gavarni kaj Tony Johannot). Nur tiu eldono estis reviziita de Dumas. Ja sur ĝi baziĝas la franca eldono de Garnier et Frères uzata kiel originalo de ĉi tiu traduko (vidu detalojn en la bibliografio en la 2a parto).

Multnombraj eldonoj aperis ekde tiu tempo. Pluraj svarmas je eraroj. La tradukoj en fremdajn lingvojn same estas multnombraj.

La Grafo de Monte-Kristo estis poste surscenigita kaj pluraj teatraĵoj aperis tuj post la fino de la eldono.

Nun pri la filmoj, kiuj provis adapti la romanon: la libro estis multfoje adaptita por la ekrano. La rezultoj estas plej ofte ne tre fidelaj. La versio kun Jean-Marais (franca-itala kunproduktado) estas, se ne la plej bona, almenaŭ la plej fidinda kaj fidela al la originalo. La lasta, kun la franca aktoro Depardieu, estas sufiĉe fidela.


Post la sukceso de la libro, aperis multaj sekvoj (“La Filo de Monte-Kristo”, “La grafino de Monte-Kristo” ...), pastiĉoj kaj imitaĵoj. Ili ne ĝuis la sukceson kaj famecon de la originalo, sed kelkaj (ĉefe verkitaj de Jules Lermina) atingis sufiĉe pozitivan agnoskon.

Tradukaj principoj

La traduko de tia ampleksa verko evidente starigis tutan serion da teknikaj problemoj. Inter tiuj, la plej gravaj rilatas al la transdono de tiu franca epoko de la 19-a jarcento. Tuta mondo riveliĝas en la paĝoj de tiu romano kaj estas tre malfacile speguli la realecon de tiu malaperinta mondo, kiu, eĉ por la nunaj Francoj, estas iom kaduka kaj tute eksmoda. Ĝi aĝas pli ol 150 jarojn! La vivo, la moroj kaj eĉ la parolmaniero ŝanĝiĝis.

La propraj nomoj

Unu el la plej tiklaj problemoj de la traduko fontas el la propraj nomoj, kiuj abunde aperas tra la tuta libro. Jen kiuj principoj estis maksimume respektataj tra la tuta laboro, sed ne centprocente, pro diversaj kialoj.

El principa vidpunkto, la propraj nomoj, kiujn eblas trovi sub esperantigita formo en PIV 2, estas tiel uzitaj kaj aperas sen plia klarigado. En aliaj kazoj, tio estas kiam tiuj nomoj ne troviĝas en PIV 2, la propraj nomoj aperas sub sia franca / francigita (por nomoj fontantaj el diversaj lingvoj) originala formo. En piednoto, oni donas la formon de la nomo en la originala lingvo. Tiaj vortoj svarmas en la libro.

Ekz-e: Pont de Beauvoisin, Auteuil, Beaucaire, Lucques ...


Pri la nomoj de la stratoj, la problemo estas iom malsama. Efektive, tiuj nomoj ofte havas signifon rekte kompreneblan de Franco, ekz-e: rue Coq-Héron = strato Koko-Ardeo, rue de la Fontaine = strato de la Fontano ... Ili estas tradukitaj en Esperanton. Ĉiuj aliaj strataj nomoj estas senŝanĝe lasitaj, ekz-e: Champs-Elysées (kvankam Zamenhof uzis la esprimon: kampoj elizeaj, sed rilate al la helena mitologio) ...


Unu el la ĉefaj propraj nomoj estas tiu de la grafo kaj de la insulo Monte-Kristo. En la franca originalo same kiel en la itala, oni skribas Monte-Cristo, kun «c» (en la unuaj eldonoj, kiel antaŭe dirite, oni skribis Monte-Christo (du tradukoj al la angla spegulas tiun nomon: The London Journal and weekly record of literature, science and arts, Vol III – 1845 kaj sekvo, Belfast / London – 1846), sed rapide poste, tiu ortografio kun «ch» malaperis profite al simpla «c»). Tra la tuta esperanta traduko, la formo kun «k» estas uzata, ĉar la uzado de «c» estus ambigua el la vidpunkto de la Esperanta prononco. La nomo Monte-Kristo aperas sub la formo «Montekristo» en PIV 2 (en unu vorto, sen streketo), kies difino estas: Insuleto en Mediteraneo (10°18’ E, 42°20’ N), kiu ludas rolon en la romano «la Grafo de –o». Spite tiun indikon, oni preferis konservi ĉi tie la originalan francan formon en du apartaj vortoj kun meza streketo. Plie tiu formo kongruas kun la origina itala nomo de la insulo kaj kun ties akcentado: Mónte-Krísto.


La nomo de riveroj aŭ montoj malofte aperas. Kiam temas pri konataj tiaj vortoj, kiujn oni trovas en PIV 2, oni uzas tiun formon: la rivero de Parizo: Seine, estas sufiĉe bone konata kaj esperantigita laŭ la kutimo Sejno. La suda rivero Rhône same aperas sub la formo: Rodano (ambaŭ troveblaj en PIV 2). Same por Tevere / Tibero en Romo.

Ne francaj nomoj

Relative longa parto de la romano disvolviĝas en Italio. Kelkaj urbaj nomoj estas sufiĉe bone konataj kaj eblas tuj proponi ties esperantan formon troveblan en PIV 2: Rome – Roma – Romo, Florence – Firenze – Florenco, Venise – Venezia – Venecio ...

Sed kiam temas pri nomoj francigitaj kaj sen bone konataj esperantaj korespondantoj, la problemo akriĝas. Jen iu tia tikla formo: Lucques (en la franca), Lucca (en la itala), kaj en Esperanto? «Luko» karambolas kun: 1 luko - aperturo; 2 vira nomo. Plie, la loĝanto de Luko (kiel majoro Cavalcanti) fariĝas Lukano, kiu denove karambolas kun alia vorto: la nomo de la insekto «lukano»! Do Lucques konservas sian francan formon. Surbaze de ĝi oni formas: Lucques-ano, Lucques-a, sed piednoto donas la italan originan formon: Lucca.

Por la propraj nomoj ne troviĝantaj en PIV 2, la solvo elektita ĉi tie estas lasi la nomon laŭ la originalo (do la franca), kun piednoto, kiu provizas ties prononcon.

Pri ĉi-sama itala parto, la nomoj de la stratoj kaj de la eklezioj aperas laŭ sia itala originala formo, kiam Dumas proponas ilin en la itala. Se ili estas proponitaj laŭ sia franca traduko, ankaŭ en la traduko oni konservas tiun francan formon.

Ĉi-rilate, A. Dumas mem ne ĉiam estas tre kohera, ĉar li ofte proponas ambaŭ formojn (la francan kaj la italan) en la sama ĉapitro. La traduko spegulas tiun duoblan uzadon: le Colisée (la Kolizeo) / il Colosseo, (la rue) le Cours / il Corso / la Korso. Sed ĉiam Le Grand Cours, en Marsejlo.

Kun la nomoj de sanktuloj, oni ĉiam lasas la formon de la originalo (franca aŭ itala). Piednoto donas eblan esperantan formon. La libro svarmas je tiaj nomoj


La samo okazas kun la nomoj de la reĝoj: Louis, Henri, Philippe, Charles ... plej ofte kun posta numero. Ili konservas sian originalan formon: Louis la XIV-a, Henri la IV-a, Charles la II-a ... Por Franco, Ludoviko aŭ Henriko ... en tiu pozicio, estus iom stranga!

Mitologiaj nomoj

Ĉi tie, la problemo iĝas tre dorna. Tiaj nomoj svarmas tra la tuta romano. En la 19-a jarcento oni montris sian kulturon (inter alie) pere de aludoj al la greka / latina kulturoj, mitologioj, literaturoj, aŭ al la historio de la antikvaj landoj. Bedaŭrinde, ĝis nun ne ekzistas repertuaro de tiuj nomoj surbaze de Esperanto. Plie, la francaj formoj montras nomojn adaptitajn je la fonetiko de tiu lingvo; tradicio proponas formojn ne devige kompreneblaj de ne Francoj kiel «Circé» ... Tipa ekzemplo rilatas al la nomo de la ĉefrolanto de «Iliado» kaj «Odiseo» de Homero: Ulysse [ülis], en la franca, Odiseo en multaj aliaj lingvoj. Oni trovas ambaŭ formojn en PIV 2. Se oni proponus la grekan aŭ latinan originalan formon de tiuj propraj nomoj, ankoraŭ pli malmulte da legantoj komprenus.

Do, la nura ebla «solvo» estas konservi la antaŭan sintenon kaj uzi la nomojn, kiuj jam troviĝas en PIV 2 kun sia esperantigita formo. Por ĉiuj aliaj oni lasos la francan formon senŝanĝe kaj oni proponos en piednoto la «fonetikan» ekvivalenton kaj klarigon pri tiu propra nomo.

Familinomoj

Ili estas konservitaj senŝanĝe en la esperanta traduko: Dantès, Mercédès, Morrel ... Plej ofte akompanas ilin, en piednoto, la prononco en la franca lingvo, inter kvadrataj krampoj pere de la ĉi-suba simpligita «fonetika» (fakte prononca helpilo) sistemo.

Nur kelkaj nomoj sisteme aperas kun sia Esperanta formo: Napoléon – Napoleono, Bonaparte – Bonaparto, ĉar ili troviĝas en PIV 2.

Se la nomo entenas normale tradukeblan vorton, oni tamen lasas la originalan formon de la propra nomo. Ekz. S-ro de Saint-Méran restas senŝanĝe, kvankam la adjektivo «Saint» estas «Sankta» en Esperanto.

Nobelaj familinomoj

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

Bibliaj nomoj

Kiam aperas nomoj (aŭ tuta citaĵo) fontantaj el la Biblio, tiam oni uzas la tradukon de Londono (traduko el la hebrea originalo de L. L. Zamenhof), kaj la «Biblian Vortaron». Vidu en la Bibliografio en la 2-a parto.

La vort-provizo

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

La piednotoj

La tuta teksto estas provizita per abundaj piednotoj. Ili celas klarigi la forpasintan epokon de la unua parto de la 19-a jarcento, dum kiu okazas la romano. Plie ili ankaŭ celas provizi la leganton (Francon aŭ ne) per informoj, kiujn li malbone konas aŭ tute ne konas. Personoj kiel Richelieu aŭ Louis la XVIII-a estas malmulte (aŭ «tute ne») konataj ekster Francio. Pro tio la piednotoj provizas la prononcadon de la nomo, kun kelkaj pliaj indikoj, kiuj montras kial la libro citas ĝin kadre de iu preciza epizodo.

Povas okazi, ke specifa piednoto ripetiĝas pro la granda distanco, kiu disigas duan aperon.

Kelkaj eldonoj de La Grafo de Monte-Kristo provizas sian tekston per piednotoj aŭ indeksoj, aliaj tute ne. Estis uzataj en ĉi tiu traduko la notoj de diversaj francaj eldonoj. Multaj vortaroj aŭ enciklopedioj vaste kontribuis al la ĝenerala tasko de la tradukinto, kiu aldonis multajn klarigajn piednotojn.

Ĉi-rilate, la komparo kun la hispana traduko El Conde de Monte-Kristo, kaj la angla traduko The Count of Montecristo estis aparte interesa, ĉar ĝi klare montras kio povas ĝeni ne francan leganton (kvankam Hispanio kaj Anglio estas sufiĉe proksimaj al Francio el geografia kaj civilizacia vidpunkto).

Oni devas scii, ke la diversaj eldonoj de la libro foje aperigas tekston kun kelkaj malsimilaĵoj. Ĉi tie oni uzis la eldonon Garnier (vidu en Bibliografio). Sed finfine tiaj elementoj tre malmultas. Kelkaj tamen estas indikitaj en piednoto.

Transskribo

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

La herooj

Jen la listo de la ses ĉefaj roluloj de la romano. Oni trovos ĉi tie iliajn nomojn kaj iliajn kromnomojn, sub kiuj ili aperas ie-tie tra la tuta romano.


Dantès, Edmond

La ĉefa rolulo de la tuta libro. Li aperas en la romano laŭ la jenaj nomoj:

- grafo de Monte-Kristo

- abato Busoni

- lordo Wilmore

- Simbad la Maristo


Mercédès, Ferrera

La heroino de la romano, kuzino de Fernand Mondego

- ŝi fariĝos S-ino de Morcerf

- patrino de Albert


Danglars

Kontisto sur la ŝipo la Faraono

- li fariĝos barono Danglars

- edzinigis la vidvinon de iu S-ro de Nargonne en 1818

- nuna edzino: Hermine de Salvieu (eksa amantino de Gérard de Villefort)


Fernand, Mondego

Edzinigos sian kuzinon Mercédès post la malapero de Edmond Dantès

- fariĝis grafo de Morcerf

- partoprenis la tragedion de Janina, kies lasta elemento estas

Haydée

- lia filo: vicgrafo Albert de Morcerf


familio Villefort

- Villefort, grafo Gérard Noirtier de Villefort. Substituito al la prokuroro. Ja li kulpas pri la enkarcerigo de E. Dantès danke al iu kalumnia denunco.

- Renée de Saint-Méran: lia unua edzino, kiu naskis Valentine-on

- Valentine, lia filino, kiu amas Maximilien-on Morrel

- Héloïse, dua edzino de Gérard de Villefort

- Edouard, filo de Gérard de Villefort kaj de Héloïse, vicfrato de Valentine

- lia patro: S-ro Noirtier (de Villefort): ja li duelis kun S-ro generalo Quesnel d’Epinay kaj mortigis lin


familio Morrel

- la patro, Pierre, ŝipekipisto en Marsejlo – tipo de honesteco kaj fideleco

- la filo, Maximilien, spahia kapitano. Li amas Valentine-on de Villefort

- la filino: Juliino (ŝia edzo: Emmanuel Herbault)



Ekzistas en Parizo Asocio de la Amikoj de Aleksandre Dumas, fondita en 1870, kiu regule publikigas la bultenon «Cahiers Alexandre Dumas». La N° 15 de 1986 proponas seriozan bibliografion de la tuta verkaro de la aŭtoro. Reta adreso provizas ĉiujn eblajn informojn pri li: www.dumaspere.com. Plia referenco estas la Musée Alexandre Dumas en Villers-Cotterêts.

Kiel jam antaŭe dirite, eblas trovi sekvojn de la Grafo de Monte-Kristo, ekz-e: Le Fils de Monte-Cristo (La Filo de Monte-Kristo), kiu estas almenaŭ tiom interesa kiom la originala romano. Ĝi estis verkita ne de A. Dumas sed de iu alia.


Ĝis nun La Grafo de Monte-Kristo neniam estis tradukita en Esperanton. Ĉi tiu traduko aperas kiel la unua kaj aldonas plian ŝtonon al la multaj jam ekzistantaj tradukaĵoj en la internacian lingvon.

Dankoj

Mi ŝuldas dankegon al sinjorino Jana Cíchová, el Černovice en Ĉeĥio. Ŝi bonvolis relegi la tutan tradukon kaj atentigi min pri fuŝaĵoj aŭ mistajpaĵoj. Ŝi atentege kaj senperfide plenumis sian taskon kaj tiamaniere evitigis al mi plurajn erarojn.

Ankaŭ al S-ro Erik D’Hondt (membro de FEL) mi ŝuldas multajn dankojn, ĉar li kun multe da pacienco kaj kompetenteco ricevis kaj enkorpigis la korektojn kaj rimarkojn pri la teksto de mia traduko, kiujn mi regule sendis al li ĝis la lasta momento.

Laŭ la jam ŝabloniĝinta formulo, mi aldonas, ke «pri ĉiuj restantaj eraroj respondecas nur mi, la tradukinto».


Mi provis kiel eble plej fidele traduki la tekston de la libro por redoni ties etoson, ties viglecon, ties intereson. La perfekta traduko ne ekzistas, ĝi estas nur asimptota deziro, kiu kiel ĉio asimptota celas al neniam atingebla celo. Espereble mi tamen ne tro perfidis la taskon, kiun mi ambiciis.


La tradukinto

Daniel Moirand

Aix en Provence / Oppède

2007


P. S. Amuza anekdoto pri A. Dumas

Ĉar la vilaĝo Oppède, kie mi loĝas, situas je 12 kilometroj for de Cavaillon [kavajõ], jen anekdoto, kiu samtempe rilatas al tiu urbo (konsiderata kiel la “ĉefurbo“ de la melonoj, pro ties kvalito) kaj al A. Dumas.

En 1864, peto de la juna urba biblioteko de Cavaillon por ampleksigi sian stokon da libroj, estis adresita al A. Dumas por ricevi kelkajn volumojn el liaj verkoj.

Responde, A. Dumas donacis al la urbo la tutaĵon de siaj publikigitaj verkoj kun la jena klaŭzo: «... bonvolu diri al S-ro Tourel, via honorinda urbestro, ke mi metas kondiĉon al tiu sendado: se la urbo kaj la urbaj instancoj de Cavaillon ŝatas miajn librojn, mi tre ŝatas iliajn melonojn, kaj mi deziras ke, interŝanĝe de miaj 300 aŭ 400 volumoj, ili konsistigu per municipa akto, porvivan renton por mi de 12 melonoj jare. (...)»

La urba konsilantaro ravita de tiu bonŝanco, favore konsideris tiun peton kaj la biblioteko do riĉiĝis je la verkoj de la romanisto, kiu ricevis ĝis la morto en 1870, sian ĉiujaran kvanton de 12 melonoj.

La donacitaj libroj daŭre troviĝas en la urba biblioteko.

foto


1

MARSEJLO - LA ALVENO

La 28-an 1 de februaro 1815, la observisto de Notre-Dame-de-la-Garde 2 signalis la trimastulon la Faraono, venantan el Smirno, Triesto kaj Napolo.

Kiel kutime, marborda piloto tuj eliris el la haveno, tanĝis la kastelon If, kaj iris ĉebordiĝi kun la ŝipo inter la kabo Morgiou kaj la insulo Riou 3.

Tuj, denove kiel kutime, la platformo antaŭ la fortikaĵo Saint-Jean 4 kovriĝis per scivolemuloj, ĉar ĉiam estas grava afero en Marsejlo kiam alvenas ŝipo, precipe kiam tiu ŝipo, kiel la Faraono estis konstruita, rigita kaj stivita en la ŝipkonstruejoj de la malnova Phocée 5, kaj apartenas al unu el la lokaj ŝipekipistoj.

Dume, la ŝipo antaŭeniris, ĝi senprobleme trairis la markolon, kiun iu vulkana skuo fosis inter la insulo Calasareigne kaj la insulo Jaros 6 ; ĝi preternavigis Pomègue-on kaj ĝi pluiris per siaj tri topveloj, sia granda ĵibo kaj sia brigvelo, sed tiom malrapide kaj per tiom malgaja irmaniero, ke la scivolemuloj danke al tiu instinkto, kiu antaŭsentas malfeliĉon, demandis sin kia akcidento okazis sur la ŝipo. Tamen la spertuloj pri navigado agnoskis ke, se okazis iu akcidento, tio ne povas rilati al la ŝipo mem, ĉar ĝi antaŭeniras laŭ la maniero de perfekte stirita ŝipo: ties ankro estis preta enakviĝi, ties buspritaj stajoj estis malligitaj kaj apud la piloto, kiu estis preta direkti la Faraonon tra la mallarĝa enirejo de la marsejla haveno, staris juna viro kun rapidaj movoj kaj vigla okulo, kiu zorgis pri ĉiu movo de la ŝipo kaj ripetis ĉiun ordonon de la piloto.

La svaga maltrankvilo, kiu ŝvebis sur la homamaso precipe trafis unu el la spektantoj sur la esplanado Saint-Jean, tiel ke li ne kapablis atendi la eniron de la ŝipo en la havenon; li saltis en malgrandan barkon kaj ordonis remi renkonte al la Faraono, kiun li atingis nivele de la golfeto de la Rezervejo 7.

Vidante tiun viron alveni, la juna maristo forlasis sian postenon apud la piloto kaj venis, kun sia ĉapelo enmane, por apogi sin al la rando de la ŝipo.

Li estis juna viro de dekok aŭ dudek jaroj, altkreska, svelta, kun belaj nigraj okuloj kaj ebonkoloraj haroj. Oni trovis en lia tuta persono tiun kvietan kaj firmoplenan manieron tipan de homoj kutimiĝintaj ekde sia infanaĝo lukti kontraŭ danĝero.

- Ah! Estas vi, Dantès 8, kriis la viro en la barko, kio do okazis, kaj kial tiu malgaja etoso sur via tuta ŝipo?

- Grava malfeliĉo, sinjoro Morrel 9 ! respondis la juna viro, grava malfeliĉo, precipe por mi: ĉe la nivelo de Civita-Vecchia 10, malaperis tiu bona kapitano Leclère 11.

- Kaj la kargo? vigle demandis la posedanto.

- Ĝi bonorde atingis sian destinon, sinjoro Morrel, kaj mi kredas, ke vi estos kontenta ĉi-rilate, sed tiu kompatinda kapitano Leclère ...

- Kio do okazis al li, demandis la posedanto per mieno kun evidenta malpezigo, kio do okazis al tiu bonulo kapitano?

- Li mortis.

- Ĉu li falis en la maron?

- Ne, sinjoro, li mortis pro cerba febro, en teruraj suferoj.

Poste, sin turnante al siaj homoj:

- Eh! li diris, ĉiuj iru al sia posteno por la albordiĝo.

La ŝipanaro obeis. En la sama momento, la ok aŭ dek maristoj, kiuj membris en ĝi elanis unuj al la ŝkotoj, la aliaj al la mastoj, la aliaj al la hisiloj, la aliaj al la ŝnuroj de la ĵiboj, fine la aliaj al la brajlado de la veloj.

La juna maristo direktis malrapidan rigardon al tiu komenco de manovro kaj, vidante, ke liaj ordonoj estas tuj plenumotaj, li revenis al sia kunparolanto.

- Kaj kiel okazis tiu malfeliĉo? diris la posedanto daŭrigante la konversacion tie, kie forlasis ĝin la juna maristo.

- Dio mia, sinjoro, laŭ tute neantaŭvidebla maniero: post longa konversacio kun la komandanto de la haveno, kapitano Leclère forlasis Napolon tre maltrankvila; post dudek kvar horoj, ektrafis lin febro; tri tagojn poste li jam estis morta ...

Ni okazigis por li la kutiman funebran solenon, kaj li nun ripozas, dece envolvita en hamako, kun trideksescola kanona kuglego ĉe la piedoj kaj ĉe la kapo, nivele de la insulo el Giglio 12. Ni alportas al lia vidvino lian honoran krucon kaj lian spadon. Apenaŭ valoris, daŭrigis la juna viro kun melankolia duonrido, militi dum dek jaroj kontraŭ la Angloj por morti kiel ĉiu ajn, en sia lito.

- Kompreneble! Kion diri, sinjoro Edmond, reekparolis la ŝipekipisto, kiu laŭŝajne pli kaj pli konsolis sin, ni ĉiuj estas mortontoj, kaj estas bezonate, ke la olduloj donu sian lokon al la junuloj, sen tio ne okazus promociado, kaj ĉar vi asertas al mi, ke la kargo ...

- Estas en bona stato, sinjoro Morrel, mi respondas prie. Jen vojaĝo, kiun mi konsilas al vi taksi je ne malpli ol 25.000 frankoj da profito.

Poste, ĉar oni ĵus preterpasis la rondan turon:

- Estu pretaj brajli la velojn de la topo, ĵibo kaj de la brigo! kriis la juna maristo, pretigu la ankron.

La ordono estis plenumita kun preskaŭ tiom da rapideco kiom sur armea ŝipo.

- Ferlu kaj brajlu ĉion!

Ĉe la lasta komando, ĉiuj veloj malsuprenleviĝis kaj la ŝipo antaŭeniris laŭ preskaŭ neperceptebla maniero, pluiranta nur per la akirita elano.

- Kaj nun, se vi volas surŝipiĝi, sinjoro Morrel, diris Dantès vidante la senpaciencon de la posedanto, jen via kontisto, S-ro Danglars 13, kiu eliras el sia kajuto, kaj kiu provizos vin per ĉiuj informoj, kiujn vi povas deziri. Rilate min, mi devas zorgi pri la ankriĝo kaj pri la indiko de la funebro.

La posedanto ne bezonis duan ripetadon. Li kaptis ŝnuron, kiun sendis al li Dantès kaj kun lerteco, kiu estus honoro por mara viro, li surgrimpis la ŝtuparon alnajlitan sur la ŝvela flanko de la ŝipo, dum tiu lasta reirante al sia posteno de subkapitano, transdonis la konversacion al tiu, kiun li anoncis per la nomo Danglars, kaj kiu elirante el sia kajuto, efektive sin direktis al la ŝipekipisto.

La nova alveninto estis viro dudekkvin aŭ dudekses jaraĝa, kun sufiĉe malhela vizaĝo, hipokrite servila kun siaj superuloj, insolenta kun siaj subuloj: tial, ekster sia titolo de sperta kontisto, kiu ĉiam estas motivo de malŝato por ĉiuj maristoj, li ĝenerale estis tiom sufiĉe malbone konsiderata de la maristaro, kiom Edmond Dantès male estis amata de ĝi.

- Nu, sinjoro Morrel, diris Danglars, vi jam konas la malfeliĉon, ĉu ne?

- Jes, jes. Kompatinda kapitano Leclère! Li estis bona kaj honesta viro!

- Kaj precipe escepte bona maristo, kiu maljuniĝis inter la ĉielo kaj la akvo, kiel decas al viro, kiu zorgas pri tiom grava entrepreno kiel la entrepreno Morrel kaj filo, respondis Danglars.

- Sed, diris la posedanto sekvanta perokule Dantès-on, kiu serĉis sian albordiĝan lokon, sed ŝajnas al mi, ke oni ne bezonas esti tiom maljuna maristo kiel vi diras, Danglars, por bone koni sian metion, kaj jen nia amiko Edmond, kiu faras la sian, ŝajnas al mi, kiel homo, kiu bezonas nenies konsilon.

- Jes, diris Danglars direktante al Dantès oblikvan rigardon, en kiu ekbrilis hata fulmo, jes, li estas juna kaj dubas pri nenio. Apenaŭ forpasis la kapitano, li transprenis la komandon konsultinte neniun, kaj li perdigis al ni unu tagon kaj duonon ĉe la insulo Elbo 14, anstataŭ ol reveni rekte al Marsejlo.

- Rilate lian transprenon de la komandado de la ŝipo, diris la posedanto, tio estis lia devo estiel subkapitano, rilate la perdon de unu tago kaj duono ĉe la insulo Elbo, li malpravis, krom se la ŝipo bezonis ripari kelkajn averiojn.

- La ŝipo fartis kiel mi fartas, kaj kiel mi deziras, ke vi mem fartu, sinjoro Morrel, kaj tiu tago kaj duono estis perdita pro nura kaprico, por la plezuro iri sur la teron. Jen ĉio.

- Dantès, diris la posedanto sin turnante al la juna viro, venu do ĉi tien.

- Senkulpigu, sinjoro, diris Dantès, mi estos kun vi post momenteto. Poste, sin adresante al la maristaro:

- La ankron! li diris.

Tuj falis la ankro, kaj la ĉeno malvolviĝis kun bruo. Dantès restis en sia posteno, spite la ĉeeston de la piloto, ĝis tiu manovro estis finita; kaj poste: Mallevu la flagon ĝis la mezo de la masto, funebrigu ĝin, krucigu la jardojn!

- Vi vidas, diris Danglars, li jam kredas sin kapitano, mi vetas.

- Kaj li fakte ja estas.

- Jes, krom via subskribo kaj tiu de via asociito, sinjoro Morrel.

- Certe! Kial ni ne lasus lin en tiu posteno? diris la posedanto. Li estas juna, mi ja bone scias tion, sed li aspektas laŭ mi, tute klera en sia metio, kaj tre sperta en sia laboro.

Nubo trairis la frunton de Danglars.

- Pardonon, sinjoro Morrel, diris Dantès alproksimiĝante, nun la ŝipo estas ankrita, jen mi estas preta por paroli kun vi. Vi vokis min, mi kredas?

Danglars retropaŝis.

- Mi volis demandi vin, kial vi haltis ĉe la insulo Elbo?

- Mi ne scias, sinjoro: tio okazis por efektivigi iun lastan ordonon de kapitano Leclère, kiu, mortanta, enmanigis al mi paketon por la supera marŝalo Bertrand 15 .

- Ĉu vi do vidis lin, Edmond?

- Kiun?

- La superan marŝalon.

- Jes.

Morrel rigardis ĉirkaŭ si kaj tiris Dantès-on iom aparte.

- Kaj kiel fartas la imperiestro? li vigle demandis.

- Bone, laŭ tio, kion mi povis taksi propraokule

- Ĉu vi do vidis ankaŭ la imperiestron?

- Li eniris en la ĉambron de la marŝalo dum mi estis tie.

- Kaj ĉu vi parolis kun li?

- Fakte estas li, kiu alparolis min, sinjoro, diris Dantès subridante.

- Kaj kion li diris al vi?

- Li demandis min pri la ŝipo, pri la dato de ĝia foriro el Marsejlo, pri la itinero, laŭ kiu ĝi iris kaj pri ĝia kargo. Mi kredas, ke se ĝi estus malplena, kaj se mi estus ties posedanto, lia intenco estus aĉeti ĝin, sed mi diris al li, ke mi estas nur simpla subkapitano, kaj ke la ŝipo apartenas al la firmao Morrel kaj filo. – Ha! Ha! Li diris, mi konas ĝin. La Morrel-oj estas ŝipekipistoj de patro al filo, kaj estis iu Morrel, kiu servis en la sama regimento kiel mi, kiam mi estis en garnizono en Valenco 16 .

- Je Dio, estas vere! ekkriis la ŝipekipisto tute ĝoja, temas pri Policar 17 Morrel, mia onklo, kiu iĝis kapitano. Dantès, vi diros al mia onklo, ke la imperiestro rememoris pri li kaj vi vidos lin plori, tiun oldan veteranon. Nu, nu, daŭrigis la ŝipekipisto amike frapante la ŝultron de la junulo, vi prave agis, Dantès, sekvante la instrukciojn de kapitano Leclère kaj surgrundigante la insulon Elbo, kvankam se oni scius, ke vi transdonis paketon al la marŝalo kaj babilis kun la imperiestro, tio povus kompromiti vin.

- Kiamaniere vi volas, sinjoro, ke tio kompromitu min? diris Dantès: mi eĉ ne scias, kion mi havis, kaj la imperiestro starigis al mi nur la demandojn, kiujn li starigus al ĉiu nekonato. Sed, senkulpigu, reekparolis Dantès, jen la sanitara kontrolo kaj la dogano, kiuj alvenas al ni, vi permesas, ĉu ne?

- Bonvolu, bonvolu, mia kara Dantès.

La junulo forpaŝis kaj, ĉar li foriris, Danglars alproksimiĝis.

- Nu! li demandis, ŝajnas, ke li donis al vi taŭgajn kialojn pri sia halto en Porto-Ferrajo?

- La plej validajn, mia kara sinjoro Danglars.

- Ha! Des pli bone respondis tiu lasta, ĉar ĉiam estas malagrable vidi kamaradon, kiu ne faras sian devon.

- Dantès faris la sian, respondis la ŝipekipisto, kaj estas nenio por riproĉi al li. Ja kapitano Leclère ordonis al li tiun ankriĝon.

- Rilate kapitanon Leclère, ĉu li ne transdonis al vi leteron de li?

- Kiu?

- Dantès.

- Al mi, ne! Ĉu li do havis unu?

- Mi kredis, ke krom la paketo, kapitano Leclère enmanigis al li leteron.

- Pri kiu paketo vi parolas, Danglars?

- Sed ja pri tiu, kiun Dantès transdonis haltante en Porto-Ferrajo 18.

- Kiel vi scias, ke li havis transdonendan paketon en Porto-Ferrajo?

Danglars ruĝiĝis.

- Mi preterpasis la pordon de la kapitano, kiu estis duone malfermita, kaj mi vidis lin enmanigi tiun paketon kaj tiun leteron al Dantès.

- Li ne parolis al mi prie, diris la ŝipekipisto, sed se li havas tiun leteron, li transdonos ĝin al mi.

Danglars pripensis dum momento.

- Tiam, sinjoro Morrel, mi petas vin, li diris, ne parolu pri tio al Dantès, mi verŝajne eraris.

En tiu momento revenis la juna viro, Danglars malproksimiĝis.

- Nu! Mia kara Dantès, ĉu vi estas libera? demandis la posedanto.

- Jes, sinjoro.

- Via afero estis ne longa.

- Ne, mi donis al la doganistoj la liston de niaj varoj, kaj rilate la deponejon, oni sendis kun la marborda piloto viron, al kiu mi konfidis niajn dokumentojn.

- Do vi havas nenion por plu fari ĉi tie?

Dantès direktis rapidan rigardon ĉirkaŭ si.

- Ne, ĉio estas en ordo, li diris.

- Vi do povas veni manĝi ĉi-vespere kun ni?

- Senkulpigu min, sinjoro Morrel, senkulpigu min, mi petas vin, sed mi ŝuldas mian unuan viziton al mia patro. Mi tamen estas tre dankema al vi pro la honoro, kiun vi okazigas al mi.

- Prave, Dantès, prave. Mi scias, ke vi estas bona filo.

- Kaj, demandis Dantès kun kelka hezito, ĉu li bone fartas, viakone, mia patro?

- Sed mi kredas, ke jes, mia kara Edmond, kvankam mi ne vidis lin.

- Jes, li restas ene de sia ĉambreto.

- Tio almenaŭ pruvas, ke nenio mankis al li dum via foresto.

Dantès duonridis.

- Mia patro estas fiera, sinjoro, kaj eĉ se mankus al li ĉio, mi tre dubas, ĉu li petus ion ajn de kiu ajn en la mondo, krom de Dio.

- Bone! Post tiu unua vizito ni kalkulas je vi.

- Denove senkulpigu min, sinjoro Morrel, sed post tiu unua vizito, estas dua, kiu ne malpli gravas en mia koro.

- Ha! Vi pravas, Dantès, mi forgesis, ke estas en la vilaĝo de la Katalunoj 19 iu, kiu verŝajne atendas vin kun ne malpli da senpacienco ol via patro: temas pri la bela Mercédès 20.

Dantès duonridis.

- Ha! Ha! diris la ŝipekipisto, ne plu mirigas min la fakto, ke ŝi trifoje venis al mi por peti informojn pri la Faraono. Nu! Edmond, oni ne devas plendi vin, kaj vi havas kun ŝi belan amatinon!

- Ŝi ne estas mia amatino, sinjoro, serioze diris la juna maristo, ŝi estas mia fianĉino.

- Foje estas la sama afero, diris la posedanto ridante.

- Ne por ni, sinjoro, respondis Dantès.

- Nu, nu, mia kara Edmond, daŭrigis la ŝipekipisto, mi ne malfruigu vin, vi sufiĉe bone zorgis pri miaj aferoj, por ke mi donu al vi tutan liberan tempon por zorgi pri la viaj. Ĉu vi bezonas monon?

- Ne, sinjoro, mi havas mian tutan salajron de la vojaĝo, tio estas tri monatojn de pago.

- Vi estas serioza knabo, Edmond.

- Aldonu, ke mi havas malriĉan patron, sinjoro Morrel.

- Jes, jes, mi scias, ke vi estas bona filo. Iru do por vidi vian patron, ankaŭ mi havas filon, kaj mi tre kolerus kontraŭ tiu, kiu, post trimonata vojaĝo, retenus lin for de mi.

- Tiam, vi permesas? diris la junulo salutante lin.

- Jes, se vi havas nenion plian por diri al mi.

- Ne.

- Ĉu la mortanta kapitano Leclère ne konfidis al vi leteron por mi?

- Li tute ne kapablus skribi, sinjoro, sed tio rememorigas al mi, ke mi bezonos peti de vi kelktagan forpermeson.

- Por edziniĝi?

- Unue, poste por veturi al Parizo.

- Bone, bone! Vi prenos la tempon, kiun vi bezonos, Dantès; por malkargi la ŝipon vi bezonos almenaŭ ses semajnojn kaj ni ne reiros sur la maron antaŭ tri ... Sed, post tri monatoj, vi devos esti ĉi tie.

La Faraono, daŭrigis la ŝipekipisto, frapante sur la ŝultron de la juna maristo, ne povus ekveturi sen sia kapitano.

- Sen sia kapitano? ekkriis Dantès kun okuloj brilantaj pro ĝojo, atentu pri tio, kion vi nun diras, sinjoro, ĉar vi ĵus respondis al la plej sekretaj esperoj de mia koro. Ĉu via intenco estus nomumi min kapitano de la Faraono?

- Se mi estus sola, mi etendus al vi la manon, mia kara Dantès, kaj mi dirus al vi: la afero estas konkludita, sed mi havas asociiton kaj vi konas la italan proverbon: «Che a compagno a padrone 21». Sed almenaŭ la duono de la tasko estas farita, ĉar el du voĉoj vi jam havas unu. Fidu min por havigi al vi la duan, kaj mi faros mian plejeblon.

- Ho! Sinjoro Morrel, ekkriis la juna maristo premante kun larmoj en la okuloj la manojn de la ŝipekipisto, sinjoro Morrel, mi dankas vin je la nomo de mia patro kaj de Mercédès.

- Estas bone, estas bone, Edmond, estas iu Dio en la ĉielo por la bonaj homoj, je diablo! Iru revidi vian patron, iru revidi Mercédès-on kaj revenu al mi poste.

- Sed ĉu vi ne volas, ke mi konduku vin ĝis la tero?

- Ne, dankon, mi restas ĉi tie por finzorgi pri la kontoj kun Danglars. Ĉu vi estis kontenta pri li dum la vojaĝo?

- Tio dependas de la signifo, kiun vi atribuas al tiu demando, sinjoro. Se temas pri bona kamarado, ne, ĉar mi kredas, ke li ne amas min ekde tiu tago, kiam mi estis sufiĉe stulta, sekve de kvereleto, kiun ni havis kune, por proponi al li halti dum dek minutoj sur la insulo Monte-Kristo 22, por elbatali tiun kverelon; propono, kiun mi erare faris al li, kaj kiun li, tute prave rifuzis. Se pri la kontisto vi starigas tiun demandon, mi kredas, ke estas nenio por diri, kaj ke vi estos kontenta pri la maniero, laŭ kiu estas plenumita lia laboro.

- Sed, demandis la ŝipekipisto, vidu, Dantès, se vi estus la kapitano de la Faraono, ĉu vi konservus Danglars-on kun plezuro?

- Kapitano aŭ subkapitano, sinjoro Morrel, respondis Dantès, mi ĉiam havos la plej grandan respekton al tiuj, kiuj ĝuos la fidon de miaj ŝipekipistoj.

- Nu, nu, Dantès, mi vidas, ke vi estas en ĉio bona knabo. Mi ne plu retenu vin: iru, ĉar mi vidas, ke vi senpacienciĝas.

- Do ĉu mi estas libera? demandis Dantès.

- Iru, mi diras al vi.

- Ĉu vi permesas al mi uzi vian barkon?

- Prenu.

- Ĝis revido, sinjoro Morrel, kaj milfoje dankon.

La juna maristo saltis en la kanoton, iris por sidiĝi en la poŭpo, kaj ekordonis albordiĝi ĉe la strato Canebière 23. Du maristoj tuj kliniĝis super la remiloj, kaj la kanoto glitis tiel rapide kiel eblas tion fari meze de miloj da barkoj, kiuj ŝtopas la ŝajne mallarĝan vojon, kiu kondukas, inter du vicoj da boatoj, de la enirejo de la haveno ĝis la kajo de Orléans 24.

La ŝipekipisto ridetante sekvis lin per la okuloj ĝis la bordo, vidis lin salti sur la slabojn de la kajo, kaj tuj perdiĝi meze de bunta popolamaso, kiu de la kvina horo matene ĝis la naŭa vespere, ŝtopas tiun faman straton Canebière, pri kiu la modernaj Phocée-anoj tiom fieras, ke ili plej serioze diras, kaj kun tiu akĉento, kiu donas tiom da forto al tio, kion ili diras: Se Parizo havus Canebière-on, Parizo estus malgranda Marsejlo.

Turnante sin, la ŝipekipisto vidis malantaŭ si Danglars-on, kiu, laŭŝajne, atendis ordonojn, sed kiu en realeco sekvis, same kiel li, la junan mariston, per la okuloj.

Tamen estis grava diferenco en la esprimo de tiu duobla rigardo, kiu postsekvis la saman viron.

foto

Mercédès

Notoj

1 La originala teksto montras la daton “la 24-an”. Kelkaj eldonoj konservis ĝin, sed Dumas jene korektis ĝin poste en Le Journal des Débats (de la 31-a de aŭgusto 1844): «Preserareto prezentis la eniron de la ŝipo Faraono en Marsejlon la 24-an de februaro, anstataŭ 28-an».

2 Notre-Dame-de-la-Garde - [notre-dam-de-la-gard] laŭvorte: Nia Damo de la Gardo – nomo de fame konata preĝejo en Marsejlo, staranta sur monteto alta je 162 metroj. Ĝi enhavas 8.234 kilogramojn pezan sonorilon. Ĝi estis konstruita en 1864 de Espérandieu. Kiam oni alvenas surmare al Marsejlo, ĝi estas la unua konstruaĵo, kiun oni de fore vidas.

3 Morgiou - [morĵju]; Riou - [rju] aŭ [riju].

4 Saint-Jean – [sĩĵa] (sankta Johano): unu el la du fortikaĵoj, kiuj defendas la enirejon de la (Malnova) Haveno de Marsejlo. Konstruita en 1664 ĉirkaŭ la malnova turo Saint-Jean (starigita de la reĝo René d’Anjou, grafo de Provenco). Post la kreado de nova kaj moderna haveno en La Joliette [laĵoljet], la unua haveno, centre de la urbo, nomiĝas nun: la Malnova haveno (Le Vieux port).

5 Phocée - [fose], laŭ la franca ortografio: unua greka nomo de la urbo, kiu poste fariĝis Marsejlo.

6 Calasareigne – [kalazarenj], Jaros aŭ Jarre – [ĵaros / ĵar], Pomègue – [pomeg]: ĉiuj estas malgrandaj insuloj ĉe la enirejo de la haveno de Marsejlo.

7 La Rezervejo estas malgranda golfo antaŭ la enirejo, apud la fortikaĵo Saint-Jean, kie la enirantaj ŝipoj povis halti.

8 Dantès - [dãtes], la ĉefa rolanto de la libro. Laŭ la antaŭnomo Edmond [edmõ].

9 Morrel - [morel].

10 Nomo de apudmediteranea haveno en Italio, en la provinco Latium malproksime al Romo.

11 Leclère - [lekler].

12 En la itala: isola del Giglio (insulo de la Lilio). Unu el la malgrandaj insuloj de la toskana insularo, sude de Elbo.

13 Danglars - prononcu [dãglar].

14 En la itala: isola d’Elba; en la franca: île d’Elbe, do: insulo Elbo en Esperanto (PIV2).

15 Bertrand - [bertrã], Henri-Gatien, grafo Bertrand (1773–1844). Divizia generalo, kunulo de Bonaparto ekde la ekspedicio en Egiption. Post Duroc, Bertrand fariĝis granda marŝalo de la palaco. Li akompanis Napoleonon ĝis la insulo Elbo, kie li ludis la rolon de ĉefministro.

16 Valenco - Valence [valãs] en la franca: urbo en suda Francio, apud la rivero Rodano.

17 Policar - [polikar].

18 Laŭ la malnova ortografio de la originalo: Porto-Ferrajo, laŭ la nuna: Porto-Ferraio. Ĉefurbo de la insulo Elbo.

19 “La Katalunoj” estas la nomo de vilaĝeto apud Marsejlo, kiun fondis maristoj el Katalunio. Ĝi daŭre konserviĝas en la nomo de unu el la kvartaloj de la nuna urbego.

20 Mercédès - [mersedes].

21 Eble tiu esprimo fontas el iu itala dialekto, ĉar devus esti laŭ la toskana ortografio: chi ha compagno ha padrone - kiu havas asociiton havas mastron.

22 Unua apero de tiu insulo en la libro.

23 Canebière - [kanebjer]: ĉefa strato de Marsejlo. Ĝi komenciĝas ĉe la haveno kaj iras orienten ĝis la Aleoj de Meilhan.

24 Orléans - [orleã].

2

LA PATRO KAJ LA FILO

Ni lasu Danglars-on baraktantan kun la hata genio provanta suflori kontraŭ lia kamarado kelkan malbonan supozon en la orelon de la ŝipposedanto, kaj ni sekvu Dantès-on, kiu, laŭirinte la straton Canebière en ties tuta longo, eliras en la strato Noailles 1, eniras en malgrandan dometon starantan sur la maldekstra flanko de la aleoj Meilhan 2, vigle supreniras la kvar etaĝojn de malhela ŝtuparo kaj, tenante sin ĉe la apogrelo per unu mano, subpremante per la alia la batojn de la koro, haltas antaŭ duone malfermita pordo, kiu ebligas vidi ĝis la fundo de malgranda ĉambro.

Tiu ĉambro estis tiu, en kiu loĝas la patro de Dantès.

La novaĵo pri la alveno de la Faraono ankoraŭ ne atingis la oldulon, kiu grimpinte sur seĝon, per tremanta mano, zorgis pri la spalirado de kelkaj tropeoloj, miksitaj kun klematidoj, kiuj supreniras grimpante laŭlonge de la latreto de lia fenestro.

Subite li sentis, ke oni prenas lin ĉirkaŭtalie, kaj bone konata voĉo ekdiris malantaŭ li:

- Patro, mia bona patro!

La oldulo ekkriis kaj turnis sin; poste vidante sian filon, li lasis sin fali en liajn brakojn, tute tremanta kaj pala.

- Kio do okazas al ci, patro, ekkriis la juna viro maltrankvila, ĉu ci estus malsana?

- Ne, ne, mia kara Edmond, mia filo, mia infano! Ne, sed mi ne atendis cin, kaj la ĝojo, la emocio revidi cin tiel, neatendite ... Ha! Dio mia, ŝajnas al mi, ke mi estas tuj mortonta!

- Nu! Retrankviliĝu, patro! Estas mi, vere estas mi! Oni ĉiam asertas, ke ĝojo ne okazigas malbonon, kaj jen kial mi eniris ĉi tien sen antaŭa averto. Nu, ridetu al mi anstataŭ ol rigardi min kiel ci rigardas, per deliraj okuloj. Mi revenas kaj ni estos feliĉaj.

- Ha! Des pli bone, knabo! reekparolis la oldulo, sed kiamaniere ni estos feliĉaj? Ĉu ci do ne plu lasos min? Nu, rakontu al mi cian feliĉon!

- La Sinjoro pardonu min, diris la juna viro, ĝoji pro feliĉo fontanta el la funebro de iu familio! Sed Dio scias, ke mi ne dezirus tiun feliĉon; ĝi okazas, kaj mi ne havas forton por afliktiĝi pro tio: la bona kapitano Leclère mortis, mia patro, kaj estas probable, ke pro la protekto de S-ro Morrel mi ricevos lian postenon. Ĉu vi komprenas, patro? Dudekjara kapitano! Kun cent oraj moneroj kiel salajro, kaj parto el la profitoj! ĉu tio ne estas pli ol povis esperi kompatinda maristo kiel mi?

- Jes, mia filo, jes, efektive, diris la oldulo, tio estas feliĉiga.

- Pro tio, mi volas, ke el la unua mono, kiun mi ricevos, vi havu dometon kun ĝardeno por planti viajn klematidojn, viajn tropeolojn kaj viajn kaprifoliojn ... Sed kio do okazas al ci, patro, oni kredus, ke ci malbone ekfartas?

- Paciencon, paciencon! Tio estos nenio.

Kaj pro manko de forto, la oldulo kliniĝis malantaŭen.

- Nu, nu! diris la junulo, glason da vino, mia patro, tio revigligos vin; kien vi metas vian vinon?

- Ne, dankon, ne serĉu, mi ne bezonas ĝin, diris la oldulo provanta reteni sian filon.

- Jes ja, jes ja, patro, indiku al mi la lokon.

Kaj li malfermis du aŭ tri ŝrankojn.

- Ne necesas ... diris la oldulo, ne plu estas vino.

- Kiel, ne plu estas vino! diris siavice paliĝante Dantès, kaj li alterne rigardis la kavajn kaj palajn vangojn de la oldulo kaj la malplenajn ŝrankojn, kiel, ne plu estas vino! ĉu hazarde mono mankis al vi, mia patro?

- Nenio mankis al mi, ĉar ci estas ĉi tie, diris la oldulo.

- Tamen, balbutis Dantès forviŝante la ŝviton, kiu fluis sur lia frunto, tamen mi lasis al vi ducent frankojn, antaŭ tri monatoj, kiam mi forveturis.

- Jes, jes, Edmond, ci pravas; sed forirante ci forgesis ŝuldeton al la najbaro Caderousse 3: li rememorigis min pri ĝi, dirante al mi, ke se mi ne pagos anstataŭ ci, li iros ricevi sian repagon de S-ro Morrel. Tiam, ci komprenas, timante, ke tio nocos al ci ...

- Jes, kaj? ...

- Nu! Ja mi pagis.

- Sed, ekkriis Dantès, mi ŝuldis cent kvardek frankojn al Caderousse.

- Jes, balbutis la oldulo.

- Kaj vi donis ilin el la ducent frankoj, kiujn mi lasis al vi?

La oldulo kape jesis.

- Tio signifas, ke vi vivis dum tri monatoj el sesdek frankoj! murmuris la juna viro.

- Ci scias kiom malmulte mi bezonas, diris la oldulo.

- Ho! Dio mia, Dio mia, pardonu min! ekkriis Edmond, ĵetante sin surgenuen antaŭ la bonulo.

- Kion do ci faras?

- Ho! Vi ŝiris mian koron.

- Ne gravas! Jen ci estas ĉi tie, diris la oldulo ridetante, nun ĉio estas forgesita, ĉar ĉio estas en ordo.

- Jes, jen mi, diris la junulo, jen mi kun bela estonteco kaj iom da mono. Prenu, patro, li diris, prenu, prenu kaj tuj mendu ion.

Kaj li elverŝis sur la tablon siajn poŝojn, kiuj entenis dekduon da oraj moneroj, kvin aŭ ses kvinfrankajn eskudojn kaj iajn moneretojn.

La vizaĝo de la oldulo ekradiis.

- Al kiu apartenas tio? li diris.

- Sed, al mi! ... Al ci! ... Al ni! ... Prenu, aĉetu manĝaĵojn, estu feliĉa, morgaŭ estos aliaj.

- Ne rapidu, ne rapidu, diris la oldulo ridetante, kun cia permeso, mi ŝpareme uzos cian monujon: oni kredus, se oni vidus min samtempe aĉeti tro da aĵoj, ke mi devis atendi cian revenon por aĉeti ilin.

- Agu kiel ci volos; sed antaŭ ĉio varbu servistinon, patro; mi ne plu volas, ke ci restu sola. Mi havas kontrabandan kafon kaj bonegan tabakon en malgranda kofro en la holdo, ci havos ĝin tuj morgaŭ. Sed ĉit! Venas iu.

- Estas Caderousse, kiu probable eksciis pri cia feliĉa alveno, kaj kiu verŝajne venas por gratuli cin okaze de cia feliĉa alveno.

- Bone, ankoraŭ lipoj, kiuj diras ion dum la koro opinias alimaniere! murmuris Edmond, sed ne gravas, li estas najbaro, kiu antaŭe komplezis al ni, li estu bonvena.

Efektive, en la momento, kiam Edmond duonvoĉe findiris sian frazon, oni vidis aperi en la kadro de la enira pordo la nigran kaj barbohavan kapon de Caderousse. Li estis viro de dudek kvin aŭ dudek ses jaroj; li tenis enmane pecon da drapo, el kiu, estiel tajloro, li pretis fari refaldaĵon de vestaĵo.

- He! Jen ci denove estas hejme, Edmond? li diris per tre markita marsejla akĉento kaj kun larĝa rido, kiu malkovris liajn kiel eburo blankajn dentojn.

- Kiel vi vidas, najbaro Caderousse, kaj preta komplezi vin por io ajn, respondis Dantès malbone kaŝante sian malvarmecon sub tiu helpopropono.

- Dankon, dankon; feliĉe mi nenion bezonas kaj okazas eĉ, ke kelkfoje la aliaj bezonas min. Dantès faris movon. Mi ne diras tion por ci, knabo: mi pruntedonis al ci monon, ci redonis ĝin al mi; tio okazas inter bonaj najbaroj, ni estas kvitaj.

- Oni neniam estas kvita al tiuj, kiuj komplezis al ni, diris Dantès, ĉar kiam oni ne plu ŝuldas monon, oni ŝuldas dankemon al ili.

- Kial paroli pri tio! Kio okazis estas pasinta. Ni parolu pri cia feliĉa reveno, knabo. Mi do iris tiel al la haveno por aĉeti kaj kompletigi kaŝtankoloran drapon, kiam mi renkontis la amikon Danglars.

- Ci, en Marsejlo?

- Jes ja! Finfine, li respondis al mi.

- Mi kredis cin en Smirno.

- Mi povus esti tie, ĉar mi revenas el tiu urbo.

- Kaj Edmond, kie li estas, la knabo?

- Sed ĉe sia patro, sendube, respondis Danglars, tial mi venis, daŭrigis Caderousse, por havi la plezuron premi la manon de amiko!

- Tiu bonulo Caderousse, diris la oldulo, li tiom amas nin!

- Certe mi amas vin kaj mi plie estimas vin, ĉar la honestuloj estas maloftaj! Sed ŝajnas, ke ci riĉiĝas, knabo? daŭrigis la tajloro direktante oblikvan rigardon al la manpleno da oro kaj arĝento, kiun Dantès metis sur la tablon.

La juna viro rimarkis la avidan rigardon, kiu lumigis la nigrajn okulojn de la najbaro.

- Nu, Dio mia! li neglekte diris, tiu mono ne estas mia; mi aperigis al mia patro la timon, ke al li mankis io dum mia foresto kaj por trankviligi min, li elverŝis sian monujon sur la tablon. Nu, patro, daŭrigis Dantès, remetu tiun monon en vian ŝparkaseton; krom se nia najbaro Caderousse siavice bezonas ĝin, en kiu kazo ĝi estas je lia dispono.

- Tute ne, knabo, diris Caderousse, mi bezonas nenion, kaj danke al Dio mia metio nutras min. Konservu cian monon, konservu: oni neniam havas tro da ĝi; kio ne malhelpas, ke mi estas cia ŝuldanto pro cia propono, kvazaŭ mi profitus ĝin.

- Tio estis el sincera koro, diris Dantès.

- Mi ne dubas prie. Nu! Ci estas en plej bonaj rilatoj kun S-ro Morrel, ci estas karesemulo!

- S-ro Morrel ĉiam havis multe da boneco por mi, respondis Dantès.

- Tiuokaze, ci malpravis rifuzante lian inviton por vespermanĝo.

- Kiel, rifuzi lian inviton? reekparolis la olda Dantès, ĉu li do invitis cin por vespermanĝi?

- Jes, patro, diris Edmond duonridante pro la mirigo, kiun donis al lia patro la troo da honoro, ricevita de la filo.

- Kaj kial do ci rifuzis, filo? demandis la oldulo.

- Por pli frue reveni al vi, mia patro, respondis la juna viro, mi malpaciencis revidi vin.

- Tio verŝajne ĉagrenis lin, tiun bonulon S-ron Morrel, diris Caderousse, kaj kiam oni celas esti kapitano, estas malbone kontraŭi sian ŝipekipiston.

- Mi klarigis al li la kaŭzon de mia rifuzo, diris Dantès, kaj li komprenis ĝin, mi esperas.

- Ha! Por esti kapitano, necesas iomete flati siajn mastrojn.

- Mi esperas fariĝi kapitano sen tio, respondis Dantès.

- Des pli bone, des pli bone! Tio plezurigos ĉiujn viajn malnovajn amikojn, kaj mi konas iun malantaŭ la citadelo Saint-Nicolas 4, kiu ne estos malfeliĉa pro tio.

- Ĉu Mercédès? diris la oldulo.

- Jes, mia patro, diris Dantès, kaj kun via permeso, ĉar mi nun vidis vin, ĉar mi scias, ke vi bone fartas, kaj ke vi havas ĉion, kion vi bezonas, mi petos vian permeson por fari viziton en la vilaĝo de la Katalunoj.

- Iru, mia infano, iru, diris la olda Dantès kaj Dio benu cin en cia edzino same kiel li benis min en mia filo!

- Lia edzino! diris Caderousse, kiel rapide vi iras, paĉjo Dantès! ŝi tio ankoraŭ ne estas, ŝajnas al mi.

- Ne, sed laŭ ĉiu probablo, respondis Edmond, ŝi baldaŭ fariĝos tio.

- Ne gravas, ne gravas, diris Caderousse, ci prave agis rapidante.

- Kial tio?

- Ĉar Mercédès estas bela knabino kaj al la belaj knabinoj ne mankas amindumantoj; precipe tiu, ili dekduope sekvas ŝin.

- Ĉu vere? diris Edmond kun rideto, sub kiu aperis ioma nuanco de maltrankviliĝo.

- Ho! Jes, diris Caderousse, kaj eĉ belaj partioj; sed ci komprenas, ci estos kapitano, oni atentos ne rifuzi cin!

- Tio signifas, diris Dantès kun rido, kiu malbone kaŝis lian maltrankvilon, ke se mi ne estus kapitano ...

- He! He! diris Caderousse.

- Nu, nu, diris la junulo, mi havas pli bonan opinion ol vi pri la virinoj ĝenerale kaj pri Mercédès aparte kaj mi estas konvinkita, ke ĉu mi fariĝos kapitano aŭ ne, ŝi restos fidela al mi.

- Des pli bone, des pli bone! diris Caderousse, kiam oni estas edziĝonta ĉiam estas bona afero fidi; sed ne gravas, kredu min, knabo, ne perdu tempon kaj iru por anonci al ŝi cian alvenon kaj konfidi al ŝi ciajn esperojn.

- Mi tuj iras, diris Edmond.

Li kisis sian patron, signe adiaŭis Caderousse-on kaj eliris.

Caderousse restis ankoraŭ dum momento; poste, adiaŭante la oldan Dantès-on, li siavice malsupris kaj iris por retrovi Danglars-on, kiu atendis lin ĉe la angulo de la strato Senac 5.

- Nu! diris Danglars, ĉu ci vidis lin?

- Mi ĵus forlasas lin, diris Caderousse.

- Kaj ĉu li parolis al ci pri sia espero fariĝi kapitano?

- Li parolas prie kvazaŭ li jam estus tio.

- Paciencon, diris Danglars, li iom tro rapidas, ŝajnas al mi.

- Jes ja! ŝajnas, ke tion promesis al li S-ro Morrel.

- Tial li estas tre ĝoja?

- Tio signifas, ke pro tio li estas insolenta; li jam proponis al mi sian komplezon kvazaŭ li estus grandulo; li proponis al mi pruntedoni monon, kvazaŭ li estus bankisto.

- Kaj vi rifuzis?

- Efektive; kvankam mi povus akcepti, ĉar estas mi, kiu metis en lian manon la unuajn blankajn monerojn, kiujn li tuŝis. Sed nun S-ro Dantès ne plu bezonos iun, li fariĝos kapitano.

- Bah! diris Danglars, li ankoraŭ ne estas tio.

- Ververe estus bone, ke li ne fariĝus, diris Caderousse, ĉar se li kapitaniĝos ne plu eblos alparoli lin.

- Se ni volas tion, diris Danglars, li restos tio, kio li estas kaj eĉ eblas, ke li fariĝos malpli ol tio, kio li nun estas.

- Kion ci diras?

- Nenion, mi parolas al mi mem. Kaj ĉu li daŭre estas enamiĝinta en la belan Kataluninon?

- Freneze enamiĝinta. Li tien iris, sed aŭ mi multe eraras, aŭ okazos malagrablaĵo tie.

- Klarigu cian penson.

- Je kio tio utilas?

- Tio estas pli grava ol ci imagas. Ci ne amas Dantès-on, ĉu ne?

- Mi ne amas la arogantulojn.

- Nu, tiam diru al mi, kion ci scias pri la Katalunino.

- Mi scias nenion tre konkretan, sed mi vidis ion, kio kredigas al mi, kiel mi jam diris al ci, ke la estonta kapitano spertos malagrablaĵojn proksime de la pado al la Malnovaj Sanitarejoj 6 .

- Kion ci vidis? Nu, diru.

- Nu, mi vidis, ke ĉiufoje kiam Mercédès venas en la urbon, ŝi tien venas en la akompano de altkreska knabo Kataluno kun nigraj okuloj, ruĝa haŭto, tre nigra hararo, tre arda, kaj ke ŝi nomas lin mia kuzo.

- Ĉu vere! Kaj ĉu ci opinias, ke tiu kuzo amindumas ŝin?

- Mi supozas tion: kion diable povas fari granda dudek unujara knabo kun bela deksep-jara knabino?

- Kaj ci diras, ke Dantès iris al la Katalunoj?

- Li foriris antaŭ mi.

- Se ni iros en la sama direkto, ni haltos en la Rezervejo kaj, dum ni trinkos glason da vino el La Malgue 7, ni atendos novaĵojn.

- Kaj kiu donos al ni novaĵojn?

- Ni estos sur la vojo kaj ni vidos sur la vizaĝo de Dantès, kio okazis.

- Ni iru, diris Caderousse, sed ĉu estas ci, kiu pagos?

- Tute certe, diris Danglars.

Kaj ambaŭ rapidpaŝe ekdirektis sin al la indikita loko. Atinginte ĝin, ili mendis botelon kaj du glasojn.

Paĉjo Pamphile 8 ĵus vidis Dantès-on preterpasi lin antaŭ malpli ol dek minutoj.

Certaj, ke Dantès troviĝas en la Katalunoj, ili sidiĝis sub la novan foliaron de la platanoj kaj sikomoroj, en kies branĉoj tuta ĝoja aro da birdoj prikantis unu el la unuaj belaj printempaj tagoj.

Notoj

1 Noailles - [noaj]: la strato Noailles troviĝas en la daŭrigo de la Canebière.

2 Meilhan - [mejã]: laŭ la eldonoj, oni trovas Meillan aŭ Meilhan (kun la sama prononco). Ĉe la supro de la Canebière.

3 Caderousse - [kaderus]: unu el la ĉefaj roluloj de la tuta afero.

4 Saint-Nicolas (Sankta-Nikolao) - temas pri unu el la du fortikaĵoj starantaj ĉe la enirejo de la (malnova) haveno de Marsejlo. Konstruita en 1660 apud la abatejo Saint-Victor kaj sur la vojo al la vilaĝo de la Katalunoj, kie loĝas Mercédès.

5 Senac - [senak]: strateto ĉe la supro de la strato Canebière, perpendikulara al la aleoj Meilhan.

6 Malnovaj Sanitarejoj: eksa lazareto de la urbo. De 1663 oni ne plu uzis ĝin.

7 La Malgue - [lamalg]: la fortikaĵo La Malgue (aŭ Lamalgue) staras apud la urbo Tulono, kies golfeton ĝi rigardas.

8 Pamphile - [pãmfil].

3

LA KATALUNOJ

Je cent paŝoj de la loko, kie ambaŭ amikoj, kun la rigardoj direktitaj al la horizonto kaj kun akrigita orelo, ektrinkis la ŝaŭmantan vinon el La Malgue, staris malantaŭ nuda teraltaĵo, rodita de la suno kaj de la vento Mistralo, la vilaĝo de la Katalunoj 1.

Iun tagon, misteroplena kolonio fornavigis el Hispanio kaj venis surbordiĝi sur tiun langon de tero, kie ĝi daŭre troviĝas hodiaŭ. Ĝi venis oni ne scias de kie, kaj parolis nekonatan lingvon. Unu el la ĉefoj, kiu komprenis la provencan lingvon, petis de la marsejla komunumo, ke oni donacu al ili tiun nudan kaj malfekundan promontoron, sur kiun ili ĵus, kiel antikvaj maristoj, surgrundigis siajn boatojn. La peto estis akceptita, kaj tri monatojn poste, ĉirkaŭ la dekdu aŭ dekkvin boatoj, kiuj venigis tiujn marajn ciganojn, malgranda vilaĝeto ekstaris.

Tiu vilaĝo konstruita laŭ stranga kaj pitoreska maniero, duone maŭra, duone hispana, estas tiu, kiun oni nun vidas enloĝatan de la posteuloj de tiuj homoj, kiuj parolas la lingvon de siaj gepatroj. De tri aŭ kvar jarcentoj, ili restis fidelaj al tiu promontoreto, sur kiu ili alflugis similantaj aron da maraj birdoj, neniel miksante sin kun la marsejla loĝantaro, edziĝante inter si kaj konservante la morojn kaj la kostumon de la patrujo same kiel ili konservis ties lingvon.

Necesas, ke niaj legantoj sekvu nin tra la ununura strato de tiu vilaĝeto, kaj eniru kun ni en unu el tiuj domoj, al kiuj la suno donis ekstere tiun belan koloron de mortinta folio tipan de la monumentoj de la loko, kaj interne tavolon da kalka ŝmiraĵo, tiu blanka koloro, kiu estas la ununura ornamo de la hispanaj «posadas» 2.

Bela fraŭlino kun gagate nigra hararo, kaj okuloj veluraj kiel tiuj de gazelo, staris la dorson apogitan al vando kiu ĉifis inter siaj longaj antikvaformaj fingroj senkulpan erikon, kies florojn ŝi forŝiris, kaj kies restaĵoj jam kovris la grundon; cetere, ŝiaj brakoj nudaj ĝis la kubuto, ŝiaj brunigitaj brakoj, sed kiuj aspektis modlitaj laŭ la modelo de la Arleza Venuso 3, tremetis pro ia febra senpacienciĝo, kaj ŝi frapis la teron per sia elasta kaj arkigita piedo tiel, ke oni duonvidis la puran, fieran kaj aŭdacan formon de ŝia gambo enmetita en ŝtrumpon el ruĝa kotono kun grizaj kaj bluaj anguloj.

Je tri paŝoj for de ŝi, sidante sur seĝo, kiun li balancis per intermita movo, apogante sian kubuton sur malnova vermoborita meblo, altkreska knabo dudek aŭ dudek du jarojn aĝa rigardis ŝin kun mieno, en kiu luktis maltrankvileco kaj spito; liaj okuloj demandis, sed la firma kaj senmova rigardo de la fraŭlino dominis ŝian kunparolanton.

- Nu, Mercédès, diris la junulo, jen revenas Pasko, estas la momento starigi la nupton, respondu al mi!

- Mi jam centfoje respondis al vi, Fernand, kaj vi bezonas esti ververa malamiko de vi mem por daŭre starigi tiun demandon al mi!

- Nu! Ripetu tion ankoraŭfoje, mi petegas vin, por ke mi povu kredi tion. Diru al mi centan fojon, ke vi rifuzas mian amon, kiun aprobis via patrino; bone komprenigu al mi, ke vi spitas mian feliĉon, ke mia vivo kaj mia morto signifas nenion por vi. Ha Dio mia, Dio mia! Mi jam dum dek jaroj revis fariĝi via edzo, Mercédès, kaj perdi tiun esperon, kiu estis la ununura celo de mia vivo!

- Almenaŭ ne estas mi, kiu iam kuraĝigis vin en tiu espero, Fernand, respondis Mercédès, vi povas riproĉi al mi neniun koketaĵon rilate vin. Mi ĉiam diris al vi: Mi amas vin kiel fraton, sed neniam postulu de mi ion alian ol fratecan amikecon, ĉar mia koro apartenas al iu alia. Ĉu mi ĉiam diris tion al vi, Fernand?

- Jes, mi bone scias tion, Mercédès, respondis la junulo, jes vi donis al vi rilate min la kruelan meriton de sincereco sed ĉu vi forgesas, ke inter la Katalunoj estas sakra leĝo geedziĝi inter si!

- Vi eraras, Fernand, tio ne estas leĝo, estas kutimo, jen ĉio; kaj kredu min, ne rememorigu tiun kutimon viafavore. Vi fariĝis konskripto, Fernand; la libereco, kiun oni lasas al vi estas nura tolero; je ĉiu momento oni povas voki vin sub la armeajn flagojn. Kiam vi iĝos soldato, kion vi faros kun mi, tio estas kun malriĉa orfa knabino, trista, senmona, havanta kiel ununuran havaĵon preskaŭ ruinigitan kabanon, kie pendas kelkaj eluzitaj retoj, senvalora heredaĵo postlasita de mia patro al mia patrino kaj de mia patrino al mi? Jam unu jaro de kiam ŝi mortis, pensu do pri tio, Fernand, ke mi vivas preskaŭ el publika almozo! Kelkfoje vi ŝajnigas, ke mi estas utila al vi, kaj tio por havi la rajton duonigi vian fiŝkaptaĵon kun mi, kaj mi akceptas, Fernand, ĉar vi estas la filo de iu frato de mia patro 4 , ĉar ni estis kune edukitaj, kaj eĉ pli, ĉar antaŭ ĉio, tio estus por vi tro granda ĉagreno se mi rifuzus. Sed mi bone perceptas, ke tiu fiŝo, kiun mi iras vendi, kaj de kiu mi ĉerpas la monon, per kiu mi aĉetas la kanabon, kiun mi ŝpinas, mi bone perceptas, Fernand, ke tio estas almozo.

- Kaj ĉu gravas, Mercédès, kia ajn malriĉa kaj izolita vi estas, vi tia pli bone taŭgas por mi ol la filino de la plej fiera ŝipposedanto aŭ de la plej riĉa bankisto de Marsejlo! Nu, kion ni bezonas? Honestan edzinon kaj bonan dommastrinon. Kie mi trovus pli bonan ol vi rilate ambaŭ tiujn punktojn?

- Fernand, respondis Mercédès skuante la kapon, oni iĝas malbona dommastrino kaj ne eblas certiĝi resti honesta edzino, kiam oni amas alian viron ol sian edzon. Kontentigu vin per mia amikeco, ĉar mi ripetas al vi, tio estas ĉio, kion mi kapablas promesi al vi, kaj mi promesas nur tion, kion mi estas certa doni.

- Jes, mi komprenas, diris Fernand, vi pacience elportas vian mizeron, sed vi timas la mian. Nu, Mercédès, amata de vi, mi elprovos la sorton; vi havigos bonŝancon al mi kaj mi iĝos riĉa: mi povas pligrandigi mian fiŝkaptistan staton, mi povas posteniĝi kiel komizo en kontoro; mi mem povas fariĝi negocisto!

- Vi povas provi nenion el ĉio tio, Fernand; vi estas soldato, kaj se vi restas en la Katalunoj, tio okazas ĉar ne estas milito. Restu do fiŝisto; ne faru revojn, kiuj aperigus la realecon ankoraŭ pli terura, kaj kontentigu vin per mia amikeco, ĉar mi povas doni al vi nenion alian.

- Nu, vi pravas, Mercédès, mi estos maristo; mi surhavos, anstataŭ la kostumo de niaj patroj, kiujn vi malŝatas, vernisan ĉapelon, striitan ĉemizon kaj bluan veston kun ankroj sur la butonoj. Ĉu ne tiel oni devas esti vestita por plaĉi al vi?

- Kion vi intencas diri demandis Mercédès direktante severan rigardon, kion vi intencas diri? Mi ne komprenas vin.

- Mi intencas diri, Mercédès, ke vi estas tiom malmilda kaj tiom kruela al mi nur pro tio, ke vi atendas iun, kiu estas tiel vestita. Sed tiu, kiun vi atendas eble estas ŝanĝiĝema, kaj se li ne estas tia, la maro estas tia por li.

- Fernand, ekkriis Mercédès, mi kredis vin bona kaj mi eraris! Fernand, vi havas malbonan koron kiam vi vokas, helpe de via ĵaluzemo, la kolerojn de Dio! Nu, jes, mi ne kaŝas tion, mi atendas kaj mi amas tiun, pri kiu vi parolas, kaj se li ne revenos, anstataŭ akuzi tiun ŝanĝiĝemon, pri kiu vi aludis, mi diros, ke li mortis amante min.

La juna Kataluno havis rabioplenan geston.

- Mi komprenas vin, Fernand; vi atakas lin pro tio, ke mi ne amas vin, vi luktos per via kataluna tranĉilo kontraŭ lia ponardo! Je kio tio utilos? Perdi mian amikecon se vi estas venkita, vidi mian amikecon ŝanĝitan en haton se vi venkas. Kredu min, kvereli kun homo estas malbona rimedo por plaĉi al la virino, kiu amas tiun viron. Ne, Fernand, vi ne permesos al vi tiel akcepti tiujn malbonajn pensojn. Ĉar vi ne povas havi min kiel edzinon, vi kontentigos vin havante min kiel amikinon kaj fratinon; kaj cetere, ŝi aldonis kun vualitaj kaj larmoplenaj okuloj, atendu, atendu, Fernand: vi tion diris antaŭ momento, la maro estas perfida, kaj li foriris jam de kvar 5 monatoj kaj en kvar monatoj mi nombris multe da tempestoj!

Fernand restis flegma; li ne provis forviŝi la larmojn, kiuj fluis sur la vangoj de Mercédès. kaj tamen por ĉiu el tiuj larmoj li fordonus glasoplenon de sia sango; sed tiuj larmoj fluis por iu alia.

Li leviĝis, faris ĉirkaŭiron en la kabano kaj revenis, haltis antaŭ Mercédès kun koleraj okuloj kaj fermitaj pugnoj.

- Nu, Mercédès, li diris, ankoraŭfoje respondu: ĉu estas finfine decidite?

- Mi amas Edmond-on Dantès, fride diris la fraŭlino, kaj neniu alia ol Edmond estos mia edzo.

- Kaj ĉu vi ĉiam amos lin?

- Tiom longe kiom mi vivos.

Fernand klinis la kapon kiel senkuraĝigita homo, eligis suspiron, kiu similis ĝemon, poste subite relevante la frunton, kun kunpremitaj dentoj kaj duone malfermitaj nazloboj.

- Sed se li estas mortinta? li diris.

- Se li estas mortinta, mi mortos.

- Sed se li forgesos vin?

- Mercédès! kriis ĝoja voĉo ekstere de la domo, Mercédès!

- Ha! Ekkriis la fraŭlino kun roro da ĝojo kaj eksaltante pro amo, ci ja vidas, ke li ne forgesis min ĉar jen li!

Kaj ŝi elanis al la pordo, kiun ŝi malfermis ekkriante:

- Venu al mi, Edmond! Jen mi.

Fernand, pala kaj tremanta, retropaŝis kiel agas vojaĝanto vidanta serpenton kaj trafante sian seĝon, li falis sidanta.

Edmond kaj Mercédès estis en iu alies brakoj. La arda marsejla suno, kiu eniris tra la aperturo de la pordo, inundis ilin per fluo da lumo. Unue ili vidis nenion de tio, kio ĉirkaŭas ilin. Grandega feliĉo izolis ilin disde la mondo, kaj ili parolis per tiuj hakataj vortoj, kiuj estas la elanoj de tiel forta ĝojo, ke ili similas la esprimon de doloro.

Subite Edmond ekvidis la koleran vizaĝon de Fernand, kiu desegniĝis en la ombro, pala kaj minaca; per movo, kiun li mem ne konsciis, la juna Kataluno tenis sian manon sur la tranĉilo en sia zono.

- Ha! Pardonon, diris Dantès siavice kuntirante la brovojn, mi ne rimarkis, ke ni estas tri.

Poste, sin turnante al Mercédès:

- Kiu estas tiu sinjoro? li demandis.

- Tiu sinjoro estos via plej bona amiko, Dantès, ĉar li estas amiko mia, li estas mia kuzo, li estas mia frato, li estas Fernand, tio estas la viro, kiun post vi, Edmond, mi plej ŝatas en la mondo, ĉu vi ne rekonas lin?

- Ha! Efektive jes, diris Edmond, kaj ne lasante Mercédès-on, kies manon li premis en la siaj, li etendis kun elkora movo sian alian manon al la Kataluno.

Sed Fernand, tute ne respondante al tiu amika gesto, restis senvorta kaj senmova kiel statuo.

Tiam Edmond irigis sian esploreman rigardon de Mercédès emociita kaj tremanta al Fernand, fermita kaj minaca.

Ĉi tiu ununura rigardo ĉion sciigis al li.

Kolero aperis sur lia frunto.

- Mi ne sciis, ke mi venas al vi kun tiom da hasto, Mercédès, por trovi tie malamikon.

- Malamikon! ekkriis Mercédès kun kolera rigardo al sia kuzo, malamiko ĉe mi, ci diras, Edmond! Se mi kredus tion, mi prenus cin je la brako kaj mi forirus al Marsejlo, forlasante la domon por neniam reveni ĉi tien.

La okulo de Fernand ekfulmis.

- Kaj se okazus malbonon al ci, mia Edmond, ŝi daŭrigis kun tiu sama fatala flegmo, kiu pruvis al Fernand, ke la fraŭlino legis ĝis la fundego de lia sinistra penso, se okazus io malbona al ci, mi surgrimpus la kabon de Morgiou kaj mi ĵetus min sur la rokojn kapon antaŭe.

Fernand terure paliĝis.

- Sed ci eraris, Edmond, ŝi daŭrigis, ci havas neniun malamikon ĉi tie, estas nur Fernand, mia frato, kiu estas premonta cian manon kiel de sindona amiko.

Kaj dirante tiujn vortojn la fraŭlino direktis severan vizaĝon al la Kataluno, kiu, kvazaŭ fascinata de tiu rigardo, malrapide aliris Edmond-on kaj etendis al li la manon.

Lia hato, similanta senpovan ondon, kvankam furioza, sin rompis kontraŭ la aŭtoritato, kiun tiu virino trudis al li.

Sed li apenaŭ tuŝis la manon de Edmond, kiam li sentis, ke li faris ĉion, kion li kapablas fari, kaj li impetis ekster la domo.

- Ho! li ekkriis kurante kiel frenezulo kaj metante siajn manojn en la hararon, Ho! Kiu liberigos min de tiu viro? Ve al mi! Ve al mi!

- He! Kataluno! He, Fernand! Kien ci kuras? diris iu voĉo.

La junulo abrupte haltis, rigardis ĉirkaŭ si kaj ekvidis Caderousse-on ĉetable kun Danglars sub foliara laŭbo.

- He! diris Caderousse, kial ci ne venas? Ĉu ci tiel rapidas, ke ci ne havas tempon por saluti amikojn?

- Precipe kiam ili ankoraŭ havas botelon preskaŭ plenan antaŭ si, aldonis Danglars.

Fernand rigardis ambaŭ homojn per hebeta rigardo kaj nenion respondis.

- Li aspektas tute konfuza, diris Danglars genue puŝante Caderousse-on, ĉu ni erarus kaj male de tio, kion ni antaŭvidis, Dantès triumfus?

- Je Dio! Necesas vidi, diris Caderousse, kaj turnante sin al la junulo: Nu, vidu, Kataluno, ĉu ci decidas cin? li diris.

Fernand forviŝis la ŝviton, kiu fluis desur lia frunto kaj li malrapide eniris sub la laŭbon, kies ombrado ŝajnis redoni iom da kvieto al liaj sensoj, kaj la malvarmeco iom da bono al lia elĉerpita korpo.

- Bonan tagon, li diris, vi alvokis min, ĉu ne?

Kaj li pli falis ol sidiĝis sur unu el la seĝoj, kiuj ĉirkaŭas la tablon.

- Mi vokis cin, ĉar ci kuris kiel frenezulo kaj mi timis, ke ci iros por ĵeti cin en la maron, diris ridante Caderousse. Je diablo, kiam oni havas amikojn, tio estas ne nur por oferi al ili glason da vino sed ankaŭ por malhelpi ilin trinki tri aŭ kvar pindojn da akvo.

Fernand eligis ĝemon, kiu similis singulton kaj faligis sian kapon sur siajn pugnojn kruce metitajn sur la tablo.

- Nu! ĉu ci volas, ke mi diru al ci, Fernand, reekparolis Caderousse komencante la interparoladon per tiu kruda brutaleco de la homoj el la popolo, al kiuj scivolemo forgesigas ĉian diplomation; nu, ci similas forĵetitan amanton!

Kaj li akompanis tiun ŝercon per kruda rido.

- Bah! respondis Danglars, knabo fortika kiel tiu ne estas farita por esti malfeliĉa en amo, ci ŝercas, Caderousse.

- Tute ne, reekparolis tiu, prefere aŭskultu kiel li suspiras. Nu, nu, Fernand, diris Caderousse, levu la nazon kaj respondu al ni: ne estas afable ne respondi al la amikoj, kiuj informiĝas pri nia sano.

- Mia sano estas bona, diris Fernand, pugnante siajn manojn sed ne levante la kapon.

- Ha! ci vidas, Danglars, diris Caderousse okulsignante al sia amiko, jen kio: Fernand, kiun ci vidas, kaj kiu estas bona kaj afabla Kataluno, unu el la plej kapablaj marsejlaj fiŝistoj, enamiĝas en belan knabinon, kiu nomiĝas Mercédès; sed bedaŭrinde, ŝajnas, ke la belulino siaflanke enamiĝis en la subkapitanon de la Faraono; kaj ĉar la Faraono tiun ĉi saman tagon eniris la havenon, ĉu ci komprenas?

- Ne, mi ne komprenas, diris Danglars.

- La kompatinda Fernand verŝajne ricevis sian forpermeson, daŭrigis Caderousse.

- Nu, kaj poste? diris Fernand relevante la kapon kaj rigardante Caderousse-on kiel homo, kiu serĉas iun, kontraŭ kiu direkti sian koleron; Mercédès dependas de neniu, ĉu ne? Kaj ŝi estas tute libera ami, kiun ŝi volas?

- Ha! Se ci tiel akceptas tion, diris Caderousse, tio estas alia afero! Mi kredis cin Kataluno, kaj oni diris al mi, ke la Katalunoj ne estas tiaj viroj, kiuj lasas rivalon elpuŝi sin, oni eĉ aldonis, ke Fernand precize estas terura en sia venĝo.

Fernand duonridis kun kompato.

- Amanto neniam estas terura, li diris.

- Kompatinda knabo! reekparolis Danglars, ŝajnigante plej kore plendi la junulon. Kion ci volas? Li ne ekspektis vidi tiel subite reveni Dantès-on; li eble kredis lin mortinta, nefidela, kiu scias! Tiaj aferoj estas des pli kruelaj, ke ili senaverte okazas.

- Ha! Vere, ĉiuokaze, diris Caderousse, kiu trinkis dum li parolis, kaj sur kiun la ŝaŭmanta vino de La Malgue komencis agi, ĉiuokaze, Fernand ne estas la nura homo, kiun ĝenas la feliĉa alveno de Dantès, ĉu ne, Danglars?

- Ne, ci pravas, kaj mi preskaŭ aŭdacus diri, ke tio alportos malbonŝancon al li.

- Sed, ne gravas, reekparolis Caderousse verŝante glason da vino por Fernand kaj plenigante la okan aŭ dekan fojon sian propran glason, dum Danglars apenaŭ tuŝetis la sian, ne gravas, dume li edzinigas Mercédès-on, la belan Mercédès-on; li almenaŭ tiuintence revenas.

Dume Danglars taksis per akra rigardo la junulon, sur kies koron la vortoj de Caderousse falis kiel fandita plumbo.

- Kaj kiam okazos la nupto? li demandis.

- Ho! ĝi estas ankoraŭ ne farita! murmuris Fernand.

- Ne, sed ĝi okazos, diris Caderousse, same certe kiel Dantès fariĝos kapitano de la Faraono, ĉu ne, Danglars?

Danglars eksaltis pro tiu neatendita atako, kaj li sin turnis al Caderousse, kies vizaĝon li siavice pristudis por vidi, ĉu la demando estis intenca; sed li legis nenion krom envio sur tiu vizaĝo jam preskaŭ hebeta pro ebrieco.

- Nu, li diris plenigante la glasojn, ni trinku do je la sano de kapitano Edmond Dantès, edzo de la bela Katalunino!

Caderousse proksimigis sian glason al la buŝo per peza mano kaj unutire fortrinkis ĝin. Fernand prenis la sian kaj frakasis ĝin surtere.

- He, he, he! diris Caderousse, kion mi do ekvidas tie, sur la supro de la teraltaĵo, direkte al la Katalunoj? Rigardu do, Fernand, ci havas pli bonan vidkapablon ol mi, mi kredas, ke mi komencas malklare vidi, kaj ci scias tion, vino estas perfidulo: oni kredus du amantojn, kiuj paŝas flankon ĉe flanko kaj manon en la mano. Dio pardonu min! Ili ne suspektas, ke ni vidas ilin, kaj jen ili kisas unu la alian!

Danglars ne maltrafis eĉ unu el la angoroj de Fernand, kies vizaĝo videble iom post iom afliktiĝis.

- Ĉu vi konas ilin, sinjoro Fernand? li diris.

- Jes, respondis tiu per obtuza voĉo, estas sinjoro Edmond kaj fraŭlino Mercédès.

- Nu! Vidu! diris Caderousse, kaj mi ne kapablis rekoni ilin! – Ohe, Dantès! Ohe, la bela knabino! Venu do ĉi tien kaj diru al ni kiam okazos la nupto, ĉar jen sinjoro Fernand, kiu estas tiom obstina, ke li ne volas diri tion al ni.

- Bonvolu muti! diris Danglars, ŝajnigante, ke li retenas Caderousse-on, kiu kun la obstino de la drinkuloj klinis sin ekster la laŭbo, provu resti vertikala kaj lasu la amantojn trankvile sin ami. Nu, rigardu S-ron Fernand, kaj prenu ekzemplon de li.

Eble Fernand kolerigita, incitita de Danglars same kiel la taŭro de la pikistoj estis impetonta, ĉar li jam leviĝis kaj ŝajnis kaŭriĝi sur si mem por elani kontraŭ sian rivalon; sed Mercédès ridanta kaj rekte staranta levis sian belan kapon kaj ekradiigis sian helan rigardon; tiam Fernand rememoris la minacon, kiun ŝi faris, morti se Edmond mortos, kaj li residiĝis tute senkuraĝigita.

Danglars sinsekve rigardis ambaŭ tiujn virojn; unu brutigita pro ebrieco, la alia regata de amo.

- Mi nenion eltiros el tiuj naivuloj, li murmuris, kaj mi tre timas esti ĉi tie inter ebriulo kaj timemulo: jen enviemulo, kiu ebriiĝas per vino, dum li devus ebriiĝi per galo, jen altkreska kreteno, de kiu oni ŝtelis la amatinon sub liaj okuloj, kaj kiu kontentiĝas plorante kaj plendante kiel infano. Kaj tamen li havas tiujn flamantajn okulojn kiel la Hispanoj, la Sicilianoj kaj la Kalabrianoj, kiuj tiel trafe venĝas sin. Li havas pugnojn kapablajn pisti bovan kapon tiel trafe kiel farus tion la martelego de buĉisto. Evidente la destino de Edmond superas ĉion, li edzinigos la belan knabinon, li estos kapitano kaj primokos nin, krom se ... livida rideto konturiĝis sur la lipoj de Danglars ... krom se mi enmiksiĝos en tion, li aldonis.

- Hola! daŭre kriis Caderousse duone levita kaj kun la pugnoj sur la tablo, hola, Edmond! ĉu ci do ne vidas la amikojn, aŭ ĉu ci jam estas tro fiera por paroli kun ili?

- Ne, mia kara Caderousse, respondis Dantès, mi ne estas fiera, sed mi estas feliĉa, kaj feliĉo blindigas, mi kredas, ankoraŭ pli ol fiereco.

- Bone do, jen klarigo! diris Caderousse. He! Bonan tagon, sinjorino Dantès.

Mercédès grave salutis.

- Tio ankoraŭ ne estas mia nomo, ŝi diris, kaj en mia lando tio alportas malfeliĉon, oni asertas, nomi la fraŭlinojn laŭ la nomo de ties fianĉo antaŭ ol tiu fianĉo fariĝas la edzo; do nomu min Mercédès, mi petas vin.

- Vi devas pardoni tiun bonan najbaron Caderousse, diris Dantès, li tiel malmulte eraras!

- Tiel la nupto baldaŭ okazos, sinjoro Dantès? diris Danglars salutante la gejunulojn.

- Kiel eble plej baldaŭ, sinjoro Danglars; hodiaŭ okazos ĉiuj aranĝoj ĉe paĉjo Dantès, kaj morgaŭ aŭ postmorgaŭ, plej malfrue, la fianĉiĝa manĝo, ĉi tie en la Rezervejo. La amikoj ĉeestos, mi esperas; tio signifas, ke vi estas invitata, sinjoro Danglars, tio signifas, ke ci estas invitata, Caderousse.

- Kaj Fernand, diris Caderousse ridante per ebria rido, ĉu ankaŭ Fernand estos kun ni?

- La frato de mia edzino estas mia frato, diris Edmond, kaj ni vidus lin kun granda bedaŭro, Mercédès kaj mi, foriri de ni en tia momento.

Fernand malfermis la buŝon por respondi, sed lia voĉo malaperis en lia gorĝo, kaj li kapablis elbuŝigi neniun vorton.

- Hodiaŭ la aranĝoj, morgaŭ aŭ postmorgaŭ la fianĉiĝo ... je diablo! Vi tre rapidas, kapitano.

- Danglars, reekparolis Edmond ridetante, mi diros al vi kiel Mercédès diris antaŭ nelonge al Caderousse: ne donu al mi la titolon, kiu ankoraŭ ne decas al mi, tio alportus al mi malfeliĉon.

- Senkulpigu, respondis Danglars, mi simple diris, ke vi ŝajnas rapidi. je diablo! Ni havas tempon: la Faraono kapablos elnavigi ne antaŭ tri monatoj.

- Oni ĉiam hastas esti feliĉa, sinjoro Danglars, ĉar kiam oni longe suferis, oni kun granda malfacileco kredas je feliĉo. Sed ne la nura egoismo pelas min: mi devas veturi al Parizo.

- Ĉu vere! Al Parizo, ĉu estas la unua fojo, ke vi iras tien, Dantès?

- Jes.

- Ĉu vi havas ion por fari tie?

- Ne pro persona afero: la lasta efektivigenda demando de nia kompatinda kapitano Leclère; vi komprenas, Danglars, tio estas sankta. Cetere, estu trankvila, mi prenos la tempon nur de iro kaj reveno.

- Jes, jes, mi komprenas, diris laŭtvoĉe Danglars.

Poste tute mallaŭte:

- Al Parizo, por enmanigi en la taŭga adreso verŝajne, la leteron, kiun la granda marŝalo donis al li. Je Dio! Tiu letero naskas en mi ideon, bonegan ideon! Ha! Dantès, mia amiko, ci ankoraŭ ne troviĝas sur la registro de la Faraono sub la numero 1.

Poste turnante sin al Edmond, kiu jam malproksimiĝis.

- Feliĉan vojaĝon, li kriis al li.

- Dankon, respondis Dantès turnante la kapon kaj akompanante tiun movon per amika gesto.

Poste la geamantoj daŭrigis sian vojon, kvietaj kaj ĝojaj, kiel du elektitoj, kiuj soras al la ĉielo.

Notoj

1 Laŭ pakto (17-a de aŭgusto 1764) inter la francaj, hispanaj, napolaj kaj parmaj Burbonoj, la katalunaj kaj napolaj maristoj ricevis liberan permeson fiŝkapti apud la francaj marbordoj kaj vendi la kaptaĵon sur la francaj bazaroj. La Katalunoj ekposedis la krekon Saint-Lambert kaj tie ekokupis la konstruaĵojn de la malnova lazareto aŭ “Malnovaj Sanitarejoj” tiam forlasitaj de 1663.

2 Posada [hisp.]: gastejo.

3 La statuo de Venuso malkovrita en Arlezo (sud-franca urbo) kun lanco kaj kasko, estas kopio laŭ greka modelo. La urbo oferis ĝin al la reĝo Louis la XIV-a. Ĝin restaŭris Girardon kaj ĝi nun troviĝas en la muzeo Louvre.

4 Plej verŝajne temas pri duonfrato de la patro de Mercédès, ĉar Fernand nomiĝas Mondego, dum Mercédès estas Herrera.

5 En la antaŭa ĉapitro, Dantès diras, ke li foriris de tri monatoj.

4

KOMPLOTO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

5

LA FIANĈIĜA MANĜO

La posta mateno estis bela tago. La suno leviĝis pura kaj brila, kaj la unuaj ruĝ-purpuraj radioj buntigis per siaj rubenoj la ŝaŭmantajn pintojn de la ondoj.

La manĝo estis preparita sur la unua etaĝo de tiu sama Rezervejo, kun kies laŭbo ni jam konatiĝis. Ĝi estis vasta ĉambro lumigita de kvin aŭ ses fenestroj, supre de ĉiuj (klarigu la fenomenon, kiu kapablos!) estis skribita la nomo de unu el la gravaj urboj de Francio.

Balustrado el ligno, same kiel la cetero de la konstruaĵo, iris laŭlonge de tiuj fenestroj.

Kvankam la manĝo estis planita nur por tagmezo, ekde la dekunua matene tiu balustrado estis plenigita de senpaciencaj promenantoj. Ili estis privilegiitaj maristoj de la Faraono kaj kelkaj soldatoj, amikoj de Dantès. Ĉiuj, por honorigi la gefianĉojn, aperigis siajn plej belajn vestaĵojn.

Inter la ontaj samtablanoj cirkulis onidiro, laŭ kiu la ŝipposedantoj de la Faraono devas honorigi per sia ĉeesto la nuptan manĝadon de la subkapitano; sed tio estis iliaflanke tiom granda honoro al Dantès, ke neniu aŭdacis kredi je tio.

Tamen Danglars alvenante kun Caderousse, siavice konfirmis tiun novaĵon. Li vidis tiun matenon S-ron Morrel mem, kaj S-ro Morrel diris al li, ke li venos al la Rezervejo por manĝi.

Efektive, momenton post ili, S-ro Morrel siavice eniris en la ĉambron kaj estis salutata de la maristoj de la Faraono per unuanima hurao da aplaŭdoj. La ĉeesto de la ŝipposedanto estis por ili la konfirmo de la onidiro, kiu jam disvastiĝis, ke Dantès estos postenigita kapitano; kaj ĉar Dantès estis tre amata sur la ŝipo, tiuj bonuloj tiamaniere dankis la posedanton pro tio, ke unufoje hazarde, lia elekto harmoniiĝas kun iliaj deziroj. Apenaŭ S-ro Morrel eniris, oni unuanime sendis Danglars-on kaj Caderousse-on al la fianĉo: ili estis komisiitaj averti lin pri la alveno de la gravulo, kies apero okazigis tian viglan sensacion, kaj diri al li rapidi.

Danglars kaj Caderousse foriris kurante, sed ili ne bezonis kuri cent paŝojn, kiam nivele de la pulva deponejo ili ekvidis la trupeton, kiu alvenas.

Tiu trupeto konsistis el kvar junulinoj, amikinoj de Mercédès kaj Kataluninoj kiel ŝi, kaj kiuj akompanis la fianĉinon, kiun Edmond tenis jebrake. Apud la estonta edzino paŝis paĉjo Dantès, kaj malantaŭ ili venis Fernand kun sia malbona ridaĉo.

Nek Mercédès nek Edmond vidis tiun aĉan rideton de Fernand. La kompatindaj geinfanoj estis tiom feliĉaj, ke ili vidis nur sin mem kaj tiun belan senmakulan ĉielon, kiu benis ilin.

Danglars kaj Caderousse plenumis sian komision; poste forte kaj amike preminte la manon de Edmond, ili iris por okupi sian lokon, Danglars apud Fernand, Caderousse flanke de paĉjo Dantès, centro de la ĝenerala intereso.

Tiu oldulo estis vestita per sia bela tafta vestaĵo, ornamita per larĝaj ŝtalaj butonoj, tajlitaj kun facetoj. Liaj kruroj magraj sed nervozaj, plene montriĝis en belegaj ŝtrumpoj el punktita kotono, kiuj de fore odoris je angla kontrabando. El lia trikorna ĉapelo pendis amaso da blankaj kaj bluaj rubandoj. Fine, li apogis sin sur bastono el tordita ligno kaj kurbigita ĉe la supro kiel la antikva pedum 1. Oni konfuzus lin kun unu el tiuj dandoj, kiuj paradis en 1796 en la antaŭnelonge malfermitaj ĝardenoj de Luksemburgo kaj Tuileries.

Apud li, ni tion diris, enŝoviĝis Caderousse, Caderousse, kiun la espero de bona manĝo finreamikigis kun la Dantès-oj, Caderousse, al kiu restis en la kapo svaga rememoro pri tio, kio okazis la antaŭan tagon, same kiel vekiĝante matene oni trovas en sia menso la ombron de la sonĝo, kiun oni vidis dumdorme.

foto

La kompatindaj infanoj estis tiom feliĉaj, ke ili vidis nur sin mem

Danglars proksimiĝante al Fernand, direktis al la rifuzita amanto profundan rigardon, Fernand paŝanta malantaŭ la estontaj geedzoj, tute forgesita de Mercédès, kiu, en tiu junula kaj ĉarma ama egoismo, rigardis nur sian Edmond-on, Fernand estis pala, poste ruĝa pro subitaj atakoj, kiuj malaperis kaj ĉiufoje estis anstataŭigitaj de kreskanta paleco. De tempo al tempo li rigardis direkte al Marsejlo, kaj tiam nerva kaj nevola tremo tremigis liajn membrojn. Fernand ŝajne atendis aŭ almenaŭ antaŭvidis iun gravan okazaĵon.

Dantès estis simple vestita. Ĉar li membris en la komerca ŝiparo, li havis vestaĵon, kiu staris meze inter la milita uniformo kaj la civila kostumo; kaj sub tiu vestaĵo, lia bela aspekto, kiun pli reliefigis la ĝojo kaj la beleco de lia fianĉino, estis perfekta.

Mercédès estis bela kiel unu el tiuj Grekinoj el Kipro aŭ el Kéos 2 kun ebonaj okuloj kaj koralaj lipoj. Ŝi iris per tiu libera kaj decida paŝo, kiun uzas la Arlezaninoj kaj Andaluzinoj. Urba knabino eble provus kaŝi sian ĝojon sub vualo aŭ almenaŭ sub la veluro de siaj palpebroj; sed Mercédès ridetis kaj rigardis ĉiujn, kiuj ĉirkaŭis ŝin, kaj ŝia rideto kaj rigardo tiom malkaŝe diris kiom povus diri ŝiaj paroloj: Se vi estas miaj amikoj, ĝoju kun mi, ĉar vere mi estas tre feliĉa!

Tuj kiam la gefianĉoj kaj iliaj akompanantoj atingis la punkton de kie oni vidas la Rezervejon, S-ro Morrel malsupreniris kaj siavice iris renkonte al ili, sekvata de la maristoj kaj soldatoj, kun kiuj li restis, kaj al kiuj li renovigis la promeson jam faritan al Dantès, ke tiu postsekvos kapitanon Leclère. Vidante lin veni, Edmond forlasis la brakon de sia fianĉino kaj metis ĝin sub la brakon de S-ro Morrel. La ŝipekipisto kaj la juna fraŭlino tiam donis la ekzemplon suprenirante unuaj la lignan ŝtuparon, kiu kondukas al la ĉambro, kie estis priservita la manĝo, kaj kiu knaris dum kvin minutoj sub la pezaj paŝoj de la gastoj.

- Mia patro, diris Mercédès haltante meze de la tablo, vi sur mia dekstra flanko, mi petas; rilate mian maldekstran flankon, mi lokos tien tiun, kiu estis por mi frato, ŝi aldonis kun tenereco, kiu eniris ĝis la pleja profundo en la koron de Fernand, kiel ponarda frapo. Liaj lipoj paliĝis kaj sub la bistra koloro de lia vira vizaĝo eblis vidi plian fojon la sangon retiriĝi iom post iom por alflui al la koro.

Dume, Dantès same agis, dekstraflanken li lokis S-ron Morrel, maldekstraflanken Danglars-on; poste li signis per la mano, por ke ĉiu sidiĝu laŭvole.

Jam cirkulis ĉirkaŭ la tablo arlezaj kolbasoj kun bruna karno kaj forta odoro, la palinuroj kun brilega kiraso, la venusŝeloj kun roza konko, la ekinoj, kiuj similas kaŝtanojn kun sia pikanta ŝelo, la klovisoj 3 , kiuj pretendas anstataŭi kun supereco por la frandemuloj de la Sudo la nordajn ostrojn; finfine ĉiuj tiuj delikataj antaŭmanĝaĵoj, kiujn rulas la ondo sur sia sabloza bordo, kaj kiujn la dankemaj fiŝistoj nomas laŭ la ĝeneraliga nomo maraj fruktoj.

- Bela silento! diris la oldulo frandante glason da vino flavan kiel topazo, kiun paĉjo Pamphile persone ĵus alportis antaŭ Mercédès. Ĉu oni kredus, ke estas ĉi tie tridek personoj, kiuj volas nur ridi?

- He! Edzo ne ĉiam estas gaja, diris Caderousse.

- Fakto estas, diris Dantès, ke mi estas tro feliĉa en ĉi tiu momento, por esti gaja. Se vi tiel komprenas la aferon, najbaro, vi pravas! Ĝojo kelkfoje havas strangan efekton, ĝi premas same kiel la doloro.

Danglars observis Fernand-on, kies impresema naturo sorbis kaj spegulis ĉiun emocion.

- Nu, li diris, ĉu vi timus ion? Ŝajnas al mi kontraŭe, ke ĉio disvolviĝas laŭ viaj deziroj?

- Ja tio precize teruras min, diris Dantès, ŝajnas al mi, ke la homo ne estas farita por esti tiom facile feliĉa! Feliĉo estas kiel tiuj palacoj de sorĉitaj insuloj, kies pordojn gardas drakoj. Necesas lukti por konkeri ilin, kaj mi, ververe, mi ne scias pro kio mi meritis la feliĉon fariĝi la edzo de Mercédès.

- La edzo, la edzo, diris Caderousse ridante, ankoraŭ ne, mia kapitano; ja provu ludi la edzon, kaj ci vidos kiel oni akceptos cin!

Mercédès ruĝiĝis.

Fernand sin turmentis sur sia seĝo, tremetis je la plej eta bruo, kaj de tempo al tempo li forviŝis larĝajn makulojn de ŝvito, kiuj perlis sur lia frunto kiel la unuaj gutoj de fulmotondra pluvo.

- Nu, diris Dantès, najbaro Caderousse, ne valoras kontraŭdiri min pro tiom malmulte. Mercédès ne ankoraŭ estas mia edzino, estas vere ... (li eltiris sian poŝhorloĝon). Sed post unu horo kaj duono, ŝi fariĝos!

Ĉiu eligis surprizan krion, escepte de paĉjo Dantès, kies larĝa rido vidigis ankoraŭ belajn dentojn. Mercédès ridetis sed ne plu ruĝiĝis. Fernand konvulsie ekprenis la tenilon de sia tranĉilo.

- Post unu horo! diris Danglars mem paliĝante, kaj kiel tial?

- Jes, miaj amikoj, respondis Dantès, danke al la helpo de S-ro Morrel, la homo post mia patro, al kiu mi pleje ŝuldas en la mondo, ĉiuj malfacilaĵoj glatiĝis. Ni aĉetis la edziĝanoncojn, kaj je la dua kaj duono la urbestro de Marsejlo atendas nin en la Urbodomo. Ĉar unu horo kaj kvarono ĵus eksonis, mi kredas malmulte erari dirante, ke post unu horo kaj tridek minutoj Mercédès nomiĝos sinjorino Dantès.

Fernand fermis la okulojn; fajra nebulo bruligis liajn palpebrojn; li apogis sin ĉe la tablo por ne sveneti kaj, spite ĉiujn siajn strebojn, li ne kapablis bridi obtuzan ĝemon, kiu perdiĝis en la bruo de la ridoj kaj gratuloj de la ĉeestantaro.

- Bone farite, ĉu ne? diris paĉjo Dantès. Ĉu oni nomas tion perdi sian tempon, viaopinie? Li alvenis hieraŭ matene, edziĝas hodiaŭ je la tria! Parolu al mi pri la maristoj por rapide efektivigi aferon.

- Sed kion pri la aliaj proceduroj, timide oponis Danglars: la kontrakto, la skribaĵoj ...?

- La kontrakto, diris Dantès ridante, la kontrakto estas tute farita: Mercédès havas nenion, nek mi! Ni geedziĝas sub la reĝimo de la komuneco de havaĵoj, kaj jen ĉio! Tio necesigis malmulte da tempo por skribi kaj ne necesos multe pagi.

Tiu ŝerco aperigis novan eksplodon de ĝojo kaj aplaŭdoj.

- Tiel, tio kion ni prenis por fianĉiĝa manĝo, diris Danglars, estas tute simple geedziĝa manĝo.

- Tute ne, diris Dantès, vi perdos nenion, trankviliĝu. Morgaŭ matene mi foriras al Parizo. Kvar tagojn tien, kvar tagojn retroen, unu tagon por konscience fari tion, kion oni komisiis al mi, kaj la 1-an de marto mi retroviĝas ĉi tie, je la 2-a de marto okazos la vera geedziĝa manĝado.

Tiu perspektivo pri nova festeno duobligis la ridemon tiom, ke paĉjo Dantès, kiu ĉe la komenco de la manĝado plendis pro la silento, faris nun, meze de la ĝenerala konversacio, vanajn strebojn por eldiri sian deziron pri prospero favore al la estontaj geedzoj.

Dantès divenis la penson de sia patro kaj respondis al ĝi per rideto plena je amo. Mercédès komencis rigardi la horon ĉe la kukolhorloĝo de la ĉambro kaj signetis al Edmond.

Estis ĉirkaŭ la tablo tiu brua gajeco kaj tiu individua libereco, kiuj akompanas, ĉe la gento el malalta deveno, la finon de la manĝado. Tiuj, kiuj estis malkontentaj pri sia sidloko leviĝis de la tablo kaj iris por trovi novajn najbarojn. Ĉiuj komencis samtempe paroli kaj neniu zorgis respondi pri tio, kion diris al li la kunparolanto, sed nur pri siaj propraj pensoj.

La paleco de Fernand preskaŭ transiris sur la vangojn de Danglars, rilate Fernand-on mem, li ne plu vivis kaj similis damniton en la fajra lago. Unu el la unuaj li leviĝis kaj promenis tien kaj reen en la ĉambro, provante izoli sian orelon disde la bruo de la kanzonoj kaj de la ŝokiĝantaj glasoj.

Caderousse alproksimiĝis al li en la momento kiam Danglars, de kiu li ŝajne fuĝis, ĵus trafis lin en iu angulo de la ĉambro.

- Vere, diris Caderousse, el kiu la afablaj manieroj de Dantès, kaj precipe la bonkvalita vino de paĉjo Pamphile forprenis ĉiujn restaĵojn de la malamo pro la neatendita feliĉo de Dantès, kiu metis semojn en lian animon, vere Dantès estas afabla knabo; kaj kiam mi vidas lin sidantan apud sia fianĉino, mi diras al mi, ke estus bedaŭro okazigi kontraŭ li tiun malbonan ŝercon, kiun vi komplotis hieraŭ.

- Pro tio, diris Danglars, ci vidis, ke la afero ne havas sekvon; tiu kompatinda S-ro Fernand estis tiom skuegita, ke li unue okazigis al mi ĉagrenon, sed ĉar li rezignaciis pri tio, kaj fariĝis la unua honorknabo dum la nupto de lia rivalo, estas nenio plia por diri.

Caderousse rigardis Fernand-on. Li estis livida.

- La sinofero estas des pli valora, daŭrigis Danglars, ju pli bela estas la fraŭlino. Vere! Kia feliĉa knabo mia estonta kapitano; mi volus nomiĝi Dantès dum nur dekdu horoj.

- Ĉu ni iru? demandis la milda voĉo de Mercédès, jen batas la dua horo kaj oni atendas nin je la dua kaj kvarono.

- Jes, jes, ni iru! diris Dantès vigle leviĝante.

- Ni iru! Unuanime ripetis ĉiuj gastoj.

En la sama momento, Danglars, kiu ne forprenis la okulojn je Fernand sidanta sur la fenestrobreto, vidis lin malfermi halucinatajn okulojn, leviĝi kvazaŭ per konvulsia movo kaj side refali sur la breton de tiu fenestro; preskaŭ en la sama momento obtuza bruo aŭdiĝis en la ŝtuparo; la eĥo de peza paŝo, obtuza parolbruo de voĉoj miksitaj kun klikado de armiloj superis la ekkriojn de la gastoj, kiom ajn bruaj ili estis, kaj altiris la ĝeneralan atenton, kiu tuj manifestiĝis per malkvieta silento.

La bruo alproksimiĝis; tri frapoj bruegis en la porda panelo; ĉiu rigardis sian najbaron per miriga mieno.

- Je la nomo de la leĝo! kriis vibranta voĉo, al kiu neniu respondis.

La pordo tuj malfermiĝis kaj polica komisaro zonita per sia oficiala skarpo, eniris la ĉambron sekvata de kvar armitaj soldatoj, kondukataj de kaporalo.

Malkvieteco cedis la lokon al teruro.

- Kio okazas? diris la ŝipekipisto irante renkonte al la komisaro, kiun li konis, tutcerte, sinjoro, temas pri ia eraro.

- Se temas pri eraro, sinjoro Morrel, respondis la komisaro, kredu, ke la eraro estos baldaŭ riparita; dume, mi havas arestomandaton; kaj kvankam mi kun bedaŭro plenumas mian mision, mi tamen devas plenumi ĝin; kiu el vi, sinjoroj, estas Edmond Dantès?

Ĉiuj rigardoj turniĝis al la junulo, kiu tre emociita sed konservante sian dignon antaŭenpaŝis kaj diris:

- Estas mi, sinjoro, kion vi volas de mi?

- Edmond Dantès, reekparolis la komisaro, je la nomo de la leĝo, mi arestas vin!

- Vi arestas min! diris Edmond kun iom da paleco, sed kial vi arestas min?

- Mi ne scias, sinjoro, sed via unua pridemandado informos vin prie.

Sinjoro Morrel komprenis, ke estas nenio farenda kontraŭ la nefleksebleco de la situacio: komisaro kun sia oficiala skarpo ne plu estas homo, li estas statuo de la leĝo, malvarma, surda, muta.

La oldulo, male, impetis al la oficiro: estas aferoj, kiujn patra aŭ patrina koro neniam komprenos, li petis kaj petegis: larmoj kaj petoj kapablis nenion; tamen lia malespero estis tiom granda, ke la komisaro estis kortuŝita.

- Sinjoro, li diris, trankviliĝu, eble via filo preteratentis iun doganan aŭ sanecan proceduron kaj, tre verŝajne, kiam oni ricevos de li la informojn, kiujn oni deziras, oni redonos al li liberecon.

- Sed! kion signifas tio? demandis Caderousse kuntirante la brovojn al Danglars, kiu afektis surprizon.

- Ĉu mi scias? diris Danglars, mi estas kiel ci: mi vidas kio okazas, mi komprenas nenion pri tio, kaj mi estas konsternita.

Caderousse perokule serĉis Fernand-on: li malaperis.

La tuta sceno de la antaŭa tago reaperis en lia menso kun terura precizeco: oni kredus, ke la katastrofo ĵus fortiris la vualon, kiun la hieraŭa ebrieco metis inter li kaj lia memoro.

- Ho, ho! li diris per raŭka voĉo, ĉu tio estus la sekvo de la ŝerco, pri kiu vi parolis hieraŭ, Danglars? En tiu kazo, ve al tiu, kiu faris ĝin, ĉar ĝi estas tute malbona.

- Tute ne! ekkriis Danglars, ci male ja bone scias, ke mi disŝiris la paperon.

- Ci ne disŝiris ĝin, diris Caderousse, ci forĵetis ĝin en angulon, jen ĉio.

- Mutu, ci nenion vidis, ci estis ebria.

- Kie estas Fernand? demandis Caderousse.

- Ĉu mi scias? respondis Danglars, li zorgas pri siaj aferoj verŝajne; sed anstataŭ ol okupiĝi pri tio, ni prefere iru por helpi tiujn frapitajn de la sorto.

Efektive, dum tiu konversacio, Dantès ridetante premis la manon de ĉiuj siaj amikoj kaj liveris sin kiel malliberulon dirante: estu trankvilaj, la eraro baldaŭ klariĝos, kaj verŝajne mi iros eĉ ne ĝis la malliberejo.

- Ho! Tute certe, mi vetas, diris Danglars, kiu en tiu momento alpaŝis, kiel ni diris, la precipan grupon.

Dantès malsupreniris la ŝtuparon, antaŭata de la polica komisaro kaj ĉirkaŭata de la soldatoj; veturilo, kies pordeto jam estis larĝe malfermita atendis apud la pordo, li tien grimpis; du soldatoj kaj la komisaro grimpis post li; la pordeto fermiĝis kaj la veturilo ekvojis al Marsejlo.

- Adiaŭ, Dantès! Adiaŭ, Edmond! ekkriis Mercédès impetante al la balustrado.

La malliberulo aŭdis tiun lastan krion elirinta kvazaŭ singulto el la ŝirita koro de lia fianĉino, li metis la kapon ekster la pordeto, kriis: Ĝis revido, Mercédès! Kaj malaperis malantaŭ unu el la anguloj de la fortikaĵo Saint-Nicolas.

- Atendu min ĉi tie, diris la ŝipekipisto, mi kaptas la unuan veturilon, kiun mi trafos, mi kuras al Marsejlo kaj mi revenos kun novaĵoj.

- Iru! kriis ĉiuj voĉoj, iru, kaj rapide revenu!

Post tiu duobla foriro ekestis momento de terura stuporo inter ĉiuj, kiuj restis.

La oldulo kaj Mercédès restis kelkan tempon izolitaj, ĉiu en sia propra doloro; sed fine iliaj okuloj renkontiĝis: ili agnoskis sin kiel du viktimojn frapitajn de la sama bato kaj sin ĵetis en la brakojn unu de la alia.

Dume Fernand eniris, verŝis al si glason da akvo, kiun li trinkis kaj iris sidiĝi sur seĝon.

La hazardo volis, ke sur najbaran seĝon venis sidiĝi Mercédès eliranta el la brakoj de la oldulo.

Fernand per instinkta movo malantaŭigis sian seĝon.

- Estas li, diris Caderousse al Danglars, kiu ne ellasis la Katalunon el vido.

- Mi ne kredas, diris Danglars, li estis tro stulta; ĉiuokaze, la bato trafu tiun, kiu instigis ĝin.

- Ci ne parolas pri tiu, kiu konsilis lin, diris Caderousse.

- Je mia fido! diris Danglars, se oni estus respondeca pri ĉio, kion oni senpripense diras!

- Jes, kiam tio, kion oni senpripense diris refalas pinton malsupren.

Dume la grupoj ĉiumaniere prikomentis la arestadon.

- Kaj vi, Danglars, diris iu voĉo, kion vi opinias pri tiu evento?

- Mi, diris Danglars, mi kredas, ke li verŝajne revenis kun kelkaj pakoj da malpermesataj varoj.

- Sed se estus tio, vi devus tion scii, Danglars, vi kiu estis la kontisto.

- Jes, estas vere; sed la kontisto konas nur la pakojn, kiujn oni deklaras al li: mi scias, ke ni estas ŝargitaj je kotono, jen ĉio, ke ni prenis la kargon en Aleksandrio, ĉe S-ro Pastret, kaj en Smirno, ĉe S-ro Pascal; petu de mi nenion plian.

- Ho! Mi memoras nun, murmuris la kompatinda patro alkroĉiĝante al tiu bagatelo, kiun li diris al mi hieraŭ, ke li havas por mi keston da kafo kaj keston da tabako.

- Vidu, diris Danglars, estas tio: dum nia foresto, la dogano verŝajne faris viziton sur la Faraono, kaj ĝi verŝajne malkovris ĉion.

Mercédès kredis nenion de ĉio tio, ĉar subpremita ĝis nun, ŝia doloro subite eksplodis en singultojn.

- Nu, nu, esperon! diris paĉjo Dantès, ne tro sciante, kion li diras.

- Esperon! ripetis Danglars.

- Esperon! provis murmuri Fernand, sed tiu vorto sufokis lin; liaj lipoj moviĝis, neniu sono eliris el lia buŝo.

- Sinjoroj, kriis unu el la gastoj restinta kiel gvatanto ĉe la balustrado, sinjoroj, jen veturilo! Ha, estas S-ro Morrel! Kuraĝon, kuraĝon! Li sendube alportas bonajn novaĵojn.

Mercédès kaj la olda patro kuris renkonte al la ŝipekipisto, kiun ili trafis sojle de la pordo. S-ro Morrel estis tute pala.

- Nu! Ili ĉiuj ekkriis unuvoĉe.

- Nu, miaj amikoj! respondis la ŝipekipisto skuante la kapon, la afero estas pli grava ol ni opiniis.

- Ho! Sinjoro, ekkriis Mercédès, li estas senkulpa!

- Mi kredas tion, respondis S-ro Morrel, sed oni akuzas lin.

- Pri kio do? demandis la olda Dantès.

- Esti bonapartisma agento.

Tiuj el niaj legantoj, kiuj vivis dum la epoko, kiam okazas tiu historio, rememoros kiom terura akuzo estis tiu, kiun diris S-ro Morrel.

Mercédès eligis krion, la oldulo lasis sin fali sur seĝon.

- Ha! murmuris Caderousse, vi trompis min, Danglars, kaj la ŝerco efektiviĝis; sed mi ne volas lasi morti pro doloro tiun oldulon kaj tiun fraŭlinon, kaj mi tuj ĉion diros al ili.

- Mutu, kompatindulo! ekkriis Danglars kaptante la manon de Caderousse, aŭ mi ne respondecas pri ci mem; kiu diras al ci, ke Dantès ne estas vere kulpa? La ŝipo albordis la insulon Elbo, kaj li tie surteriĝis, li restis tutan tagon en Porto-Ferrajo; se oni trovus sur li iun ajn leteron, kiu kompromitus lin, tiuj kiuj subtenis lin aperus kiel liaj komplicoj.

Caderousse kun la rapida instinkto de la egoismo, komprenis la validecon de tiu argumentado, li rigardis Danglars-on per okuloj hebetaj pro timo kaj doloro, kaj farinte unu paŝon antaŭen, li faris du malantaŭen.

- Ni atendu do, li murmuris.

- Jes, ni atendu, diris Danglars, se li estas senkulpa, oni liberigos lin; se li kulpas, estas nenecese sin kompromiti pro konspiranto.

- Tiam ni foriru, mi ne plu povas resti ĉi tie pli longe.

- Jes, venu, diris Danglars tute feliĉa trovi kunulon por retiriĝi, venu, kaj ni lasu ilin elkotiĝi kiel ili kapablos.

Ili foriris: Fernand refariĝinta la apogo de la fraŭlino prenis Mercédès-on je la mano kaj kondukis ŝin en la Katalunojn. La amikoj de Dantès siaflanke rehejmenigis al la aleoj de Meilhan tiun oldulon preskaŭ svenintan.

Baldaŭ tiu onidiro, laŭ kiu oni ĵus arestis Dantès-on estiel bonapartisman agenton, disvastiĝis tra la tuta urbo.

- Ĉu vi kredus tion, mia kara Danglars? diris S-ro Morrel, atingante sian kontiston kaj Caderousse-on, ĉar li mem haste reiris en la urbon, por ricevi kelkan rektan novaĵon pri Edmond pere de la substituito al la reĝa prokuroro, S-ro de Villefort, kiun li iomete konis, ĉu vi kredus tion?

- Nu, sinjoro! respondis Danglars, mi jam diris al vi, ke Dantès sen ajna kialo haltis sur la insulo Elbo, kaj tiu halto, vi scias, ŝajnis al mi suspektinda.

- Sed ĉu vi rakontis viajn suspektojn al aliaj ol al mi?

- Mi zorge ne faris tion, sinjoro, mallaŭte aldonis Danglars, vi ja bone scias, ke pro via onklo, S-ro Policar Morrel, kiu servis sub la ordonoj de la alia, kaj kiu ne kaŝas sian penson, oni suspektas vin bedaŭri Napoleonon; mi timus noci al Edmond kaj poste al vi; estas tiaj aferoj, kiujn subulo konsideras sia devo diri al sia ŝipekipisto kaj severe kaŝi al la aliaj.

- Bone, Danglars! Bone! diris la ŝipekipisto, vi estas bona knabo; pro tio mi jam antaŭe pensis pri vi, en la kazo kiam tiu kompatinda Dantès fariĝus kapitano de la Faraono.

- Kiamaniere, sinjoro?

- Jes, mi anticipe petis de Dantès, kion li opinias pri vi, kaj ĉu li havas ian mallogon konservi vin je via posteno, ĉar, mi ne scias kial, mi kredis rimarki, ke ekzistas iu malŝato inter vi.

- Kaj kion li respondis?

- Ke li efektive kredas, ke li iomete respondecis, en iu cirkonstanco, kiun li ne rakontis al mi, je kelka kulpo rilate vin, sed ke ĉiu persono, kiu havas la fidon de lia ŝipekipisto havas ankaŭ la lian.

- La hipokritulo! murmuris Danglars.

- Kompatinda Dantès! diris Caderousse, fakto estas, ke li estis bonega knabo.

- Jes, sed dume, diris sinjoro Morrel, jen la Faraono sen kapitano.

- Ho! diris Danglars, eblas esperi, ĉar ni povos eknavigi nur post tri monatoj, ke antaŭ tiu momento Dantès retrovos sian liberecon.

- Sendube, sed ĝis tiam?

- Nu! ĝis tiam jen mi, sinjoro Morrel, diris Danglars, vi scias, ke mi konas la funkciadon de ŝipo tiom bone kiom iu ajn alta mara ŝipestro; tio eĉ prezentos por vi avantaĝon uzi min, ĉar kiam Edmond eliros el malliberejo, vi devos neniun fordanki: li reprenos sian lokon kaj mi la mian, jen ĉio.

- Dankon, Danglars, diris la ŝipekipisto, jen efektive io, kio aranĝas ĉion. Prenu do la estradon, mi permesas tion al vi kaj zorgu pri la malkargado; kiu ajn katastrofo okazu al la individuoj, la aferoj neniam devas suferi pro tio.

- Estu trankvila, sinjoro; sed ĉu ni almenaŭ rajtos vidi tiun bonulon Edmond?

- Mi tion diros al vi post momento, Danglars; mi tuj provos paroli kun S-ro de Villefort por propeti lin favore al la malliberulo. Mi bone scias, ke li estas ĝisosta monarĥisto, sed je diablo! Kvankam li estas monarĥisto kaj reĝa prokuroro, li ankaŭ estas homo, kaj mi kredas lin nemalbona.

- Ne, diris Danglars, sed mi aŭdis pri li, ke li estas ambicia, kaj tio tre similas.

- Fine, diris S-ro Morrel kun suspiro, ni vidos, iru sur la ŝipon, mi tuj retrovos vin tie.

Kaj li forlasis la du amikojn por ekvoji al la juĝejo.

- Ci vidas, diris Danglars al Caderousse, la aspekton, kiun akiras la afero. Ĉu ci ankoraŭ deziras iri por subteni Dantès-on nun?

- Ne, sendube, sed tamen estas terura ŝerco tiu, kiu atingas tiajn konsekvencojn.

- Sed, kiu faris ĝin? Nek ci nek mi, ĉu ne? Estas Fernand. Ci ja bone scias, ke rilate min, mi forĵetis la paperon en iun angulon, mi eĉ kredis, ke mi disŝiris ĝin.

- Ne, ne! diris Caderousse. Ho! Rilate tion, mi estas certa, mi vidas ĝin en iu angulo de la laŭbo, tute ĉifitan, tute buligitan, kaj mi eĉ tre dezirus, ke ĝi ankoraŭ troviĝus tie, kie mi ĝin vidas!

- Kion ci volas? Fernand verŝajne plukis ĝin, Fernand verŝajne kopiis ĝin aŭ kopiigis ĝin. Eble Fernand eĉ ne zorgis pri tio, kaj mi pensas ... Dio mia! Li eble sendis mian propran leteron! Feliĉe mi aliigis mian skribmanieron.

- Sed ĉu ci do sciis, ke Dantès konspiras?

- Mi, mi sciis absolute nenion. Kiel mi diris al ci, mi kredis fari ŝercon, nenion alian. Ŝajnas, ke, kiel Arlekeno mi diris la veron ŝercante.

- Tamen, reekparolis Caderousse, mi donus multon, por ke tiu tuta afero ne okazu, aŭ almenaŭ por ne troviĝi enmiksita en tiun aferon. Ci vidos, ke ĝi alportos malbonon al ni, Danglars!

- Se ĝi devas alporti malbonon al iu, tiu devas okazi al la vera kulpanto, kaj la vera kulpanto estas Fernand sed ne ni. Kiun malfeliĉon povas okazi al ni? Ni bezonas nur resti trankvilaj, nenion dirante pri la tuta afero, kaj la tondro forpasos sen fulmo por ni.

- Amen, diris Caderousse adiaŭante Danglars-on kaj direktante sin al la aleoj Meilhan, daŭre skuante la kapon kaj parolante kun si mem kiel kutime faras la tre zorgoplenaj personoj.

- Bone, diris Danglars, la afero akiras la aspekton, kiun mi antaŭvidis: jen mi provizore estas kapitano, kaj se tiu stultulo Caderousse kapablas muti, vera kapitano. Sed en la kazo se justico liberigus Dantès-on? Ho! Sed, li aldonis kun rideto, justico estas justico kaj mi fidas ĝin.

Kaj dirinte tion, li saltis en barkon donante la ordonon al la barkisto konduki lin sur la Faraono-n, kie la ŝipekipisto, oni memoras tion, rendevuis kun li.

Notoj

1 Pedum: bastono kun arkita supro, kiu estis la atributo de kelkaj kamparaj diaĵoj.

2 Kéos - [Kéα en la greka] - la plej okcidenta insulo el la Cikladoj.

3 Kloviso: duvalva molusko (el la venusoj), kiun oni manĝas ĉefe en suda Francio.

6

LA SUBSTITUITO AL LA REĜA PROKURORO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

7

LA PRIDEMANDADO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

8

LA KASTELO IF

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

9

VESPERE DE LA FIANĈIĜO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

10

LA ETA KABINETO EN LES TUILERIES

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

11

LA KORSIKA OGRO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

12

LA PATRO KAJ LA FILO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

13

LA CENT-TAGOJ

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be


14

LA FURIOZA MALLIBERULO KAJ LA FRENEZA MALLIBERULO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

15

LA NUMERO 34 KAJ LA NUMERO 27

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

16

ITALA SCIENCULO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

17

LA ĈAMBRO DE LA ABATO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

18

LA TREZORO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

19

LA TRIA KRIZO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

20

LA TOMBEJO DE LA KASTELO IF

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

21

LA INSULO TIBOULEN

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

22

LA KONTRABANDISTOJ

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

23

LA INSULO MONTE-KRISTO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

24

MIRBLINDIGO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

25

LA NEKONATO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

26

LA GASTEJO APUD LA PONTO DE LA RIVERO GARD

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

27

LA RAKONTO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

28

LA REGISTRAJ LIBROJ DE LA MALLIBEREJOJ

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

29

LA FIRMAO MORREL

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

30

LA KVINAN DE SEPTEMBRO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

31

ITALIO – SIMBAD LA MARISTO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

32

VEKIĜO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

33

ROMAJ BANDITOJ

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

34

VAMPA

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

35

APEROJ

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

36

LA MAZZOLATA

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

37

LA ROMA KARNAVALO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

38

LA KATAKOMBOJ DE SAINT-SEBASTIEN

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

39

LA RENDEVUO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

40

LA SAMTABLANOJ

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

41

LA TAGMANĜO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

42

LA PREZENTADO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

43

SINJORO BERTUCCIO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

44

LA DOMO EN AUTEUIL

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

45

LA VENDETO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

46

LA PLUVO EL SANGO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

47

LA SENLIMA KREDITO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

48

LA ĈEVALOJ KUN GRIZAJ MAKULOJ

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

49

IDEOLOGIO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

50

HAYDÉE

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

51

LA FAMILIO MORREL

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

52

PIRAMO KAJ TISBO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

53

TOKSIKOLOGIO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

54

ROBERT LE DIABLE

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

55

LA ALTIĜO KAJ LA MALALTIĜO

Tiu ĉi parto de la romano "La Grafo de Monte-Kristo" ne aperas en tiu ĉi provlibro. La plenan libron vi povas akiri de www.retbutiko.be aŭ de retbutiko@fel.esperanto.be

Kolofono

Titolo La Grafo de Monte-Kristo

Aŭtoro Alexandre Dumas

Tradukis Daniel Moirand

Kovrilo Julia Litvinova

ISBN de la papera eldono 978 90 7066 43 0

UDK 82.3.892

NUR 302

Leĝa depono de la papera eldono D/2009/2924/4


Eldonis Flandra Esperanto-Ligo
Lange Beeldekensstraat 169 - BE-2060 Antverpeno
www.retbutiko.be
© 2010 FEL, Antverpeno