DEK DU AMRAKONTOJ
e LIBRO
e LIBRO
Dek du
amrakontoj
I N K O
1e LIBRO
DEK DU AMRAKONTOJ
DEK DU AMRAKONTOJ
Redaktis Franko Luin
e LIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-151-2
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
MAJO 2002
2e LIBRO
DEK DU AMRAKONTOJ

La unua amo

Estis en vespero maja. Ili sidis sur kaŝita benko en la parko. Estis en la tempo de la jasmenoj. La printempo ŝveligis iliajn korojn.

—Neniam antaŭe mi sentis ĉi tiel, li flustris. Mi scias, ke sonas banale, sed tiel estas.

—Mi ne kuraĝas diri, kiel mi sentas pri vi, ŝi diris, rapide, antaŭ ol la ruĝiĝo mutigu ŝin. Se mi tion dirus, io difektiĝus iel. Ne ekzistas vortoj por tio.

Li kisis ŝian vangon singarde.

—Ne faru tion. Vi scias, kion mi diris.

Li turnis sin for kaj obstine paŭtis.

—Mi volas esti ĉe vi ĉinokte.

—Ne fariĝu tia denove. Vi scias, ke mi devas esti hejme je la deka. Kial ne sufiĉas al vi, kio estas? Kial ni ne daŭrigu ŝati unu la alian tiel kiel nun?

—Ŝati! Ĉu tion vi faras, ŝatas! Kiel oni ŝatas filmon aŭ fotelon! Ŝati!

—Karulo, mi amas vin, vi scias tion. Sed ja estas tiel, ke ne eblas.

—Ja estas tiel! Kial devas esti tiel? Kial ni ne rajtu ami unu la alian tute kaj plene? Kial nur ni ne? ĉiuj aliaj ja rajtas. Homoj kuŝas ja kiel skatolfiŝoj tra nia tuta longa lando. Kial nur mi, kiu fine trovis la unuan, solan, grandan amon, mi, kiu havas nur vin en la tuta mondo, kial ĝuste mi ne rajtu?

Ŝi ridetis al lia patoso, rezigne kaj iom lace.

—Karulo, vi ja scias, kiel estas. Ĉu vi devas detrui ĉi tutan mallongan momenton parolante pri tio? Ĉu tio estas la nura, kio gravas por vi?

La jasmenoj odoris. Li ekhontis.

—Pardonu al mi. Li karesis ŝian vangon. Estas ĉarme esti kune kun vi, nur esti proksime al vi. Sed kelkfoje sentiĝas aflikte.

La najtingalo trilis. Estis romantika vespero.

—Sed ion almenaŭ vi devas promesi al mi. Promesu al mi, ke neniam estos iu alia ol mi. Promesu tion!

—Mi promesas. Kiel povus esti iu alia? Mi atendis ja nur vin dum mia tuta vivo.

—Diru, ke ankaŭ neniam estis iu alia. Diru!

—Neniam estis iu alia.

—Diru almenaŭ, ke vi volus, ke mi estu ĉe vi ĉinokte.

Ŝi englutis ekploron.

—Karulo, mi volus. Sed nun ni devas ekiri. Vi scias, kia bruado okazos, se ni revenos hejmen post la deka.

Ili leviĝis. Li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio.

—Ni fakte estas tre infanecaj, ĉu ne?

—Mi vere ne scias, ĉu estas infanece ami ...

Li rigardis teren kaj diris mallaŭte: —Ci, mi kredas fakte, ke la plej bela amo estas tiu, kiu ne povas plenumiĝi. Ni estas tamen tre feliĉaj.

Ili ridetis unu al la alia. Estis la tempo de la jasmenoj.

Estis kvarono antaŭ la deka.

Man-en-mane ili eliris el la parko kaj promenis al la maljunulejo.

Tage Danielsson.

El la sveda tradukis Birger Viggen

La leciono de amo

Jam komenciĝis la printempo: degelis la neĝo, nudiĝis la tero, ekĝermis la herboj. Tiam ankaŭ la aliaj paŝtistoj kondukis siajn brutarojn al herbejoj, sed antaŭ ĉiuj ̆loa kaj Dafniso, ĉar ili estis servantoj al pli granda dio 1 .

Tuj ili kuris al la grotaj nimfoj, poste al Pajno kaj lia pino kaj fine al la kverko, apud kiu ili sidiĝis por gardi siajn brutojn — kaj por kisi unu la alian. Ili ankaŭ serĉis florojn por ornami la statuojn de la dioj per kronoj; la floroj ja ĵus aperis, nutrataj de la zefiro kaj varmigataj de la suno. Jam troviĝis violoj kaj narcisoj kaj anagaloj kaj ĉiuj fruaj verdaĵoj de la nova sezono. Kroninte la diojn, ̆loa kaj Dafniso prenis freŝan lakton de kaprinoj kaj ŝafinoj por fari trinkoferon. Ili ankaŭ foroferis siajn unuajn ŝalmojn, tiel kvazaŭ provokante la najtingalojn al kantado.

Tiuj milde muzikis en la boskoj, mallaŭte sonante sian plendan melodion, kvazaŭ ili post longa silento nur pene rememoris kiel kanti.

Tie blekis ŝafoj, tie saltis ŝafidoj, kiuj kliniĝante sub sian patrinon suĉis la mamojn. La nenaskintajn virŝafoj persekutis, haltigis kaj fekundigis. Ankaŭ la kapraj maskloj aranĝis persekutojn de la kaprinoj kaj lascive saltis 1 Amoro.

sur ilin aŭ bataladis inter si pri ili. Ĉiu havis siajn proprajn inojn kaj zorge gardis, ke neniu alia kaŝe tuŝu ilin.

Tiaj vidaĵoj ekscitis eĉ maljunulojn al amagoj; kaj la junuloj avidaj, kiuj jam de longa tempo serĉis la amon, ardis pro tio, kion ili aŭdis kaj sopiregis pro tio, kion ili vidis; ne sufiĉis por ili kisoj kaj ĉirkaŭbrakoj. Precipe Dafniso, kies deziro kreskis dum la vintra sidado endome, estis ĉiurilate pli aŭdaca ol antaŭe. Li petis, ke ̆loa permesu al li ĉion, kion li sopiris, kuŝante nuda apud li dum pli longa tempo ol pasintjare — ĉar tiu ago estis, laŭ lia nesperta scio, la sola rimedo kontraŭ amaj doloroj. Kiam ŝi fine demandis, kion pli li volas fari al ŝi ol kisi kaj ĉirkaŭbraki, li respondis: ”Tion, kion la virŝafoj faras al la ŝafinoj kaj la virkaproj al la kaprinoj. Vi ja vidas, ke post tiu ago la unuaj ne persekutas kaj la duaj ne fuĝas, sed ili kviete paŝtas sin unu apud la alia, kvazaŭ ili estus traspertintaj komunan ĝuon. Tiu ago nepre estas dolĉa kaj venkas la pikan doloron de la amo.” — ”Sed ĉu vi do ne vidas rilate la bestojn, ke kaj la maskloj kaj la inoj staras rekte kiam tio okazas — la maskloj ja saltas sur la dorson de la inoj. Tamen vi volas, ke mi kuŝu apud vi — kaj eĉ nuda? Ili estas multe pli hirtaj ol mi!”

— Dafniso lasis sin konvinki; li do kiel kutime ekkuŝis apud ŝi kaj longtempe restis senmova. Sciante fari nenion el tio, kion li sopiris, li fine starigis ŝin kaj ĉirkaŭprenis ŝin de malantaŭe, volante imiti la virkaprojn. Sed lia embaraso nur kreskis, kaj li senespere sidiĝis kaj ekploris, ĉar li estis rilate amon eĉ pli nescia ol kaproj.

Proksime al ili loĝis najbaro nome ̆romiso, kiu kulturis propran bienon; li jam transpasis sian junaĝon. Li havis en sia domo virinon el la urbo, junan, belan kaj pli elegantan ol la kamparaj virinoj. Ŝi nomiĝis Licenia. Tiu virino vidis Dafnison ĉiumatene pelanta siajn kaprojn survoje al la paŝtejo kaj ĉiuvespere en la kontraŭa direkto. Ŝi ekdeziris havi lin kiel amanton kaj komencis logi lin per donacoj. Unufoje, kiam li estis sola, ŝi kaptis la okazon kaj donis al li ŝalmon kaj mielon en vaksokuko kaj dorsosakon el cerva haŭto. Ŝi tamen ne kuraĝis diri ion vorte, ĉar ŝi konjektis lian amon al ̆loa. Ŝi nome observis, ke li estas tre fidela al la knabino. Ankaŭ ŝi supozis tion per gestoj kaj ridoj, sed tiun matenon ŝi — pretekstante iri al najbarino akuŝanta — sekvis ilin kaj de embusko vidis ĉion, kion ili faris. Eĉ ne la larmoj de Dafniso restis nerimarkataj de ŝi. Kompato al la nesperta paro kaptis ŝin; ŝi elpensis oportunan metodon por helpi ilin kaj samtempe satigi sian propran deziron, uzante la jenan ruzon.

La sekvan tagon ŝi denove ŝajnigis, ke ŝi vizitos la naskontinon, kaj montris sin tute malkaŝe apud la kverko, kie sidis Dafniso kaj ̆loa. Lerte imitante maltrankvilan virinon, ŝi kriis: ”Ho, savu min, Dafniso! Aglo forportis la plej belan el miaj dudek anseroj. Sed levinte tiel pezan ŝarĝon, li ne havis forton por flugi al sia alta nestoroko — li falis kun la ansero en tiun ĉi arbaron.

Tial mi je la Nimfoj kaj je Pajno petas vin: iru kun mi en la arbaron — ĉar sola mi ne kuraĝas iri — kaj helpu al mi savi la anseron. Ne permesu, ke la nombro malpliiĝu! Eble vi povos mortigi la aglon mem, tiel ke ĝi ne plu forrabos de vi ŝafidojn kaj kapridojn. Certe ̆loa volas gardi dume la bestojn — la kaproj ja ĉiuj konas ŝin, ĉar ŝi ĉiam estas kun vi”.

Dafniso nenion suspektis; li tuj leviĝis, prenis sian bastonon kaj sekvis Licenian. Ŝi kondukis lin kiel eble plej malproksimen for de ̆loa. Alveninte al la plej densa parto de la arbaro, ŝi instigis lin sidiĝi apud fonto kaj diris: ”Dafniso, vi amas ̆loan — tion mi eksciis sonĝe per la nimfoj. En la hieraŭa nokto ili rakontis al mi pri viaj larmoj kaj admonis al mi savi vin, instruante al vi la agojn de amo. Tio ne estas kisoj, nek ĉirkaŭbrakoj, nek kion faras la virŝafoj kaj virkaproj, sed estas eĉ pli dolĉaj kaj agrablaj saltoj kaj kliniĝoj, ĉar ili daŭras pli longe.

Do, se vi volas liberiĝi de via doloro kaj sperti la ĝojojn kiujn vi serĉas, fariĝu mia lernema disĉiplo! Ĉar mi, obeante al la komando de la nimfoj, volas instrui tion al vi”.

Je tiuj vortoj Dafniso pro nura ĝojo ne povis deteni sin. Estante kampara paŝtisto juna kaj ardanta, li ĵetis sin ĉe la piedoj de Licenia kaj petegis, ke ŝi kiel eble plej baldaŭ instruu al li la arton. Kaj ĉar li kredis lerni iun grandan kaj diinspiritan sekreton, li promesis donaci al ŝi kapridon kaj fromaĝojn de nova lakto, fine eĉ kaprinon.

Kiam Licenia per tio trovis, ke li estas ankoraŭ pli naiva ol ŝi supozis, ŝi komencis instrui lin en jena maniero. Ŝi igis lin sen preparoj eksidi proksime al ŝi kaj kuŝiĝi sur la tero. Post tio ŝi rimarkis, ke li jam estas potenca kaj ŝvelanta pro deziro. Tiam ŝi levis lin iom kaj mem ŝovis sin sub lin, lerte kondukante lin sur tiun vojon, kiun li ĝis tiam vane serĉis. Poste ŝi lasis al li fari la reston, ĉar la naturo mem inspiris lin.

Post la leciono de amo Dafniso, ankoraŭ paŝtiste naiva, volis kuri al ̆loa por tuj praktiki tion, kion li lernis, kvazaŭ timante, ke li forgesos la arton se li malrapidos.

Sed tiam Licenia retenis lin, dirante: ”Ankaŭ jenon vi devas lerni, Dafniso. Mi jam estas virino, kaj al mi tiun ĉi fojon okazis nenio nova, ĉar jam antaŭ longe alia viro instruis tion al mi, prenante kiel prezon mian virgecon.

Sed kiam ̆loa kun vi luktos tiun lukton, ŝi krios kaj ploros kaj kuŝos en multa sango kvazaŭ mortigita. Tamen ne timu la sangon, kaj kiam vi estos persvadinta ŝin, konduku ŝin al tiu ĉi loko, por ke neniu aŭdu ŝin, se ŝi krios, kaj neniu vidu ŝin, se ŝi ploros, kaj ŝi lavu sin en la fonto, se ŝia sango fluos. Kaj ne forgesu, ke mi antaŭ ̆loa faris vin viro!”

Konsilinte tion Licenia foriris al alia parto de la arbaro, daŭre ŝajnigante serĉadi la anseron. Dafniso pense konsideris tion, kion ŝi estis dirinta, kaj ne plu sentis la antaŭan fervoron. Li ne kuraĝis postuli pli de ̆loa ol kisojn kaj ĉirkaŭbrakojn, volante ke ŝi nek kriu kiel pro malamiko, nek ploru kiel suferanto, nek sangu kiel mortigito. Ĉar liaj spertoj antaŭ nelonge 2 igis lin timi la sangon: sango ja devenas nur de vundo. Decidinte ĝui nur la kutimajn plezurojn kun ŝi, li eliris el la arbaro. Kiam li venis al la loko kie ŝi sidis plektante violkronon, li mensoge deklaris, ke li tiris la anseron el la ungoj de la aglo. Poste li ĉirkaŭbrakis kaj kisis ŝin, kiel li faris kun Licenia en ilia ĝuado. Ĉar tiom estas sendanĝere. ̆loa fiksis la kronon sur lian kapon kaj kisis liajn harojn, kiujn ŝi trovis pli bonodoraj ol violoj. Fine ŝi tiris el sia sako pecon de fruktokuko kaj kelkajn panojn, kiujn ŝi donis al li por manĝi. Dum li manĝadis la panon, ŝi el lia buŝo forprenis pecetojn, bekumante kiel birdido.

Longo.

(el ”Dafniso kaj ̆loa”).

Tradukis Ebbe Vilborg.

2 Piratoj atakis la regionon kaj vundis lin.

Virino de la vojoj

Li nomiĝis Drummond, kaj li estis allogaspekta ĝentilema speco de persono, inter tridek kaj tridekkvinjara, kun krispaj haroj kaj zorge tondita peco da liphararo; kaj tio estis proksimume ĉio, kion oni sciis pri li en la regiono.

Li estis alveninta la distrikton el Dio-scias-kie antaŭ tri jaroj je la unua de aŭgusto.

La dometo, kiun li luprenis, nomiĝas Droĥit, pro la malnova rompiĝinta ponto, kiu traarkas la apudan rivereton; kaj tiu nomo, kiel multaj aliaj nomoj en la landlima regiono, ĝuste pruvas, ke la gaela iam estis parolata tra la tuta Skotlando — kiel en la montaro, tiel ankaŭ en la malaltaĵo.

Droĥit troviĝas ne pli ol kvindek metrojn for de la ŝoseo, kiu kondukas suden el Edinburgo ĝis Carter Bar ĉe la angla landlimo. Ĝi situas proksimume unu kilometron ekster la vilaĝo, kaj estas verŝajne, kvar kilometrojn malproksime de Ankrum — kaj tio, ĉu ne, estas alia brava gaela nomo.

Droĥit staris neokupita dum longa tempo antaŭ ol Drummond luprenis ĝin; kaj nun, post lia foriro, ŝajnas, ke ĝi staros neokupita poreterne.

Ĝi estas sufiĉe senvalora posedaĵo: malnova ŝtonkonstruita dometo kun griza ardeza tegmento kaj duo de fenestretoj. Al ĝi apartenas proksimume unu akreo da grundo kaj du-tri kadukaj kromkonstruaĵoj, kaj jen ĉio.

Drummond havis bovinon — kvankam Dio scias, kion li faris pri la lakto — kaj duon da porkoj, kaj tie ĉirkaŭvagis eble dekduo da velkvostaj kokinoj. Oni facile konstatis, ke tiu homo ne scias, kion li faras, kaj ke al tia vivo li ne estis kutimiĝinta. La kamionisto, kiu transportis liajn posedaĵojn de la stacidomo en S-ta Boswells ĉe lia alveno, diris, ke la homo havas bonkvalitajn posedaĵojn — eĉ ne malmultajn: libroŝrankojn, kaj belan kverklignan tablon, kaj taŭgajn seĝojn kaj liton; kaj pezajn skatolojn da libroj, kaj valizojn kun multaj fremdaj etikedoj.

La homo estis misteraĵo; kaj li montriĝis al la najbaroj, impertinentulo krome; sed post kelka tempo li prudente foriris.

Li vivis sola; almenaŭ, li vivis sola dum la unuaj du jaroj, pli-malpli — kaj tiam komenciĝis la impertinentaĵo — ĉar subite, malpli ol unu semajnon post la granda ŝtormo pasintjara, oni rimarkis virinon sur la parcelo — altan, bravaspektan virinon, efektive, sed malmodestan sentaŭgulinon. Kaj ŝi loĝis kun li ĝis ili forlasis kune la lokon, kaj neniu scias, kien ili iris, aŭ kie ili nun estas.

Ŝi venis iun tagon en la vilaĝan butikon, aplomba kiel la vivo mem, por aĉeti kelkajn aferojn, kaj ŝi asertis, ke ŝi estas sinjorino Drummond, kaj ke ŝi loĝas ĉe Droĥit.

Konsterna estis tiu impertinenteco, ĉar ŝi venis en tiun saman butikon, en la vespero de la ŝtormo; almozpetante; kaj poste, per la tripenco, kiun ŝi ricevis de Maljuna Bonŝanca Oliver, ŝi sidis en la apuda taverno Craw kun duonlitro da biero, ekde duono post la sepa ĝis la naŭa horo, je kiu horo Georgo forpelis ŝin. Pluvegis tiam, kaj blovis vento sufiĉe forta por renversi onin, sed kiun alternativon havis Georgo? — la naŭa horo estas la naŭa horo, kaj la leĝo estas la leĝo; kaj, finfine, oni facile konstatis, ke ŝi estas nur virino de la vojoj, speco de cigano, kiu kutimiĝis al la vetero kaj similaĵo. Tamen Georgo estas bonkora junulo, kaj li donis al ŝi buterpanon kun fromaĝo, kaj sespencon, kaj montris al ŝi la ĝustan vojon.

Kaj jen ŝi estis, post kelkaj tagoj, loĝanta ĉe Droĥit, kaj impertinente diranta, ke ŝi estas la edzino de tiu homo.

Kompreneble, loĝante tie, ŝi ne povis fari alie, ĉar ĉiu bone scias, ke en la dometo troviĝas nur unu ĉambro, kiu estas kuirejo kaj litoĉambro kaj ĉio kune.

Estis facile konstati, kio estis okazinta: ŝi forlasis la tavernon de Georgo Craw je la naŭa, kaj ekiris laŭ la edinburga ŝoseo. Ŝi certe vidis la lumon de la dometo, kiam ŝi proksimiĝis al Droĥit, kaj aliris por almozpeti, kaj la homo akceptis ŝin en la domon. Sendube la junulo estis sufiĉe soleca, kaj ŝin ĝojigis la ŝirmado — tia virino ne havus skrupulojn iri al fremdulo por ricevi liton en tia nokto. Sed Drummond estus devinta forsendi ŝin frumatene, antaŭ ol oni ion rimarkus. Tio ne estus estinta tiel malbona; sed restadi tie, kaj veni inter decajn altmoralajn homojn kun tia galimatia preteksto, estis senhonte; kaj kulpis li same tiel, kiel ŝi.

Kiel ili sin aranĝis en tiu unua nokto, aŭ kio precize okazis, neniu povis scii, kompreneble, sed ĉiu povis diveni. Kaj vere, ŝi estis bravaspekta virino ...

Sed jen la vero, kaj jen estas kiel ĝi efektiviĝis: Ekstere la ŝtormo blovadis, kaj la pluvo, kiu la tutan tagon neniam ĉesis, klakadis kontraŭ la fenestrovitrojn, minacante preskaŭ frakasi ilin. Sed en la dometo Droĥit ĉio estis sufiĉe varmkomforta. En la kameno saltis kaj muĝis granda fajro el karboj kaj verdaĵo, ĵetante sian varmon kaj sian flagrantan lumon ĝis ĉiu angulo kaj niĉo de la unika ĉambrego.

La fera kaldrono, pendigita super la flamoj, komencis boli kaj kraĉi. Jim Drummond flankentiris ĝin kaj puŝis pli proksimen al la fajro la kuvegon plenan de akvo. De sub la lito li tiris longan stanan bankuvon.

Bolvarman banon kun mustardo li nepre bezonis post sia pli frua malsekiĝo pro eliro por prizorgi la kokinojn kaj la du porkojn. La lakto ricevita de la bovino staris en blanka emajlita sitelo apud unu el la du fenestroj. Li intencis trinki litron da ĝi, varman, antaŭ la enlitiĝo, miksitan kun iom da viskio; la restaĵon ricevos morgaŭ la porkoj kiam Judi estos havinta sian porcion. Judi kuŝis sur la tapiŝo antaŭ la fajro.

”Diabla nokto, Judi,” li diris, ”kaj Dio gardu ĉiujn kompatindulojn, kiuj troviĝas ekstere en ĝi.”

La hundino palpebrumis kaj skuis la voston; al ŝi estis egale, ĉar ŝi mem ne havis zorgojn.

”Ek, do: Movu vin!” Li flankenpuŝis la hundinon, tirante la stanan bankuvon antaŭ la fajron. La hundino saltis sur seĝon.

La viro trovis viŝtukon kaj sapon.

Li komencis senvestigi sin, antaŭ ol verŝi la akvon el la kaldrono kaj la kuvego. Li ĝuste volis forpuŝi la ŝelkon de-sur la ŝultroj, kiam la hundino rigidiĝis, kaj desaltis.

Ŝiaj oreloj staris, kaj ŝia vosto estis rigida. Poste ŝi subbojis kaj komencis snufi apud la pordo.

La viro ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis. Ŝajnis al li, ke tra la bruo de la ŝtormo aŭdiĝas frapado. La hundino saltis malantaŭen kaj ekbojis.

”Kiu diable estas?” murmuris la viro, duone al si, kaj duone al la hundino, kiu daŭrigis la bojadon kaj grumbladon.

”Silentu!” li ordonis, kaj poste, laŭte, tra la pordo, li vokis: ”Kiu estas?”

Voĉo ŝajnis respondi, sed pro la hundino kaj la bruo de pluvo kaj vento la viro povis malmulte aŭdi. Li turnis la ŝlosilegon en la seruro kaj tiris la riglilon. La vento puŝegis malfermita la pordon, kaj pluvo enbloviĝis.

Sur la sojlo staris virino — virino tramalseka kaj de la vento batvenkita. Ŝi levis la vizaĝon kaj palpebrumis pro la lumo, dum la akvo verŝiĝis malsupren de la rando de ŝia ĉapelo kaj ŝiaj nigraj haroj malseke ĉirkaŭblovis ŝiajn okulojn.

”Bona Dio!” Drummond rigardadis la kompatindan vidaĵon antaŭ li, kadritan en la enirejo.

”Jen, eniru.” Li batfermis la pordon kaj riglis ĝin kontraŭ la ŝtormo. La virino staris senmova tute apud la pordo.

”Ek, apud la fajron. Ĉielo!”

Li forŝovis la bankuvon kaj tiris antaŭen seĝon. La hundino, trankviligita per la sinteno de la mastro, ŝteliris apud la virinon por leki ŝian malvarman malrigidan manon.

Drummond alportis glason duonplenan de viskio. Li plenigis ĝin per bolanta akvo. Li transdonis la glason al la virino.

”Jen, glutu tion!” li ordonis kaj prenis la malsekegan ĉapelon, kiun ŝi demetis.

Ŝi glutetis iom de la viskio kun akvo kaj poste redonis al li la glason; sed li devigis ŝin repreni ĝin kaj trinki pli ol la duonon.

Vaporo komencis leviĝi de la malsekaj vestaĵoj. La viro diris, ke ŝi demetu ilin. Ŝi rifuzis; sed dum ili disputis, li povis konstati, ke ne la modesto malemigas ŝin, sed io alia. Finfine ŝi ekmoviĝis, kiam li diris al ŝi, ke ŝi ne povas sidi en malsekaj vestaĵoj la tutan nokton, aŭ se ŝi tion faros, li havos la zorgojn kaj elspezojn de ŝia entombigo.

Ŝi rigardis lin kun la muta petego de besto en la okuloj; poste ŝi forturnis sin. Estis bone troviĝi interne, for de la vento kaj la pluvo; estis bone sidi apud fajro; estis bone esti ordonita de viro. Ŝi jam sentis sin pli taŭga kaj pli forta.

”Bone,” ŝi diris subite, kaj leviĝis. Li ne faris la hipokritan ŝajnigon de sinforturno.

Ŝi alridetis lin — per stranga kurba rideteto, en kiu estis nenio lasciva.

Ŝi komencis malbutonumi la mizere maldikan kaj malsekegan jakon, kiu ĝis tiam estis butonumita ĝis la kolo. Post la dua butono, li konstatis, ke ŝi portas neniun subvestaĵon. Ŝi daŭrigis la malbutonumadon de la jako; poste, malrapide, ŝi demetis ĝin. Ŝi portis nenion super la jupo: de la zono supren ŝi estis nuda, kaj ŝia haŭto glimbrilis pro la pluvo kiu estis trabatinta al si vojon tra la la mizera materialo.

Ŝi forturnis la kapon.

”Jen kial,” ŝi flustris.

Li donis al ŝi viŝtukon, kaj sekigis la supran duonon de la korpo. Poste ŝi staris senmova, sed la viro nenion diris. Ŝi fingrumis la zonon de la jupo.

”Ĉu jes? Ĉu mi devas?” ŝi demandis, kompatinde.

Li komprenis ŝin. Li fingromontris al la ankoraŭ leviĝanta vaporo, kaj insistis: ”Kompreneble. Vi devas.”

Ŝi malagrafis, kaj tirmalfermis la faldaĵon: la jupo, peza pro la akvo, falis ĉirkaŭ la piedojn. Ŝi surhavis nenion alian krom la ĉifitaj ŝtrumpoj kaj kadukaj ŝuoj.

Poste, subite, ŝi falis sur la seĝon. Ŝi kurbiĝis antaŭen kun la vizaĝo alpremita sur la manplatojn, kaj ŝi ploris.

La viro karesis ŝian ŝultron. Ne sciante, kion diri li metis la viŝtukon sur ŝiajn genuojn, sed ŝi ne moviĝis, kvankam ŝiaj kruroj estis malsekaj kiel estis antaŭe la korpo.

Li denove altiris la bankuvon, kaj plenigis ĝin el la kaldrono kaj la kuvego; poste li malvarmetigis ĝin per malvarma akvo el sitelo. Li malplenigis mustardpakaĵon en la bankuvon, kaj kirlis la akvon per la mano.

”Eniru,” li petegis, sed la virino daŭre ploris mallaŭte en siajn kurbitajn manojn.

La viro rigardis ŝin, poste falis sur siajn genuojn. Li prenis la viŝtukon kaj frotsekigis ŝiajn femurojn. Ŝi permesis tion, klinante sin malantaŭen, sed ankoraŭ kovrante siajn okulojn.

Milde li derulis kaj formetis ŝiajn ŝiritajn kaj kotmakulitajn ŝtrumpojn. Ŝiaj piedoj, kiuj iam estis belaj, estis kontuzitaj kaj gratvunditaj kaj ruĝaj. Fadeneto de sango fluis de longa grataĵo sur ŝia piedosupro.

Li levis ŝiajn piedojn, alpuŝis la bankuvon, kaj metis ŝiajn piedojn en la akvon. Li lavis ŝiajn krurojn; kaj kiam tio estis farita, li stariĝis, kaj levis ŝin per unu movo de sur la seĝo kaj mallevis ŝin kuntiriĝintan en la bankuvon.

Pri tio ŝi ridis dumplore. Li lavis ŝian dorson, tenante grandajn spongoplenojn da akvo kontraŭ ŝiaj belformaj ŝultroj, lasante deflui la varman akvon.

Poste li diris, ke ŝi ekstaru kaj helpis ŝin leviĝi. Ŝi staris en la bankuvo, kun la korpo vaporanta pro la varmo de la fajro, kiel estis vaporintaj ŝiaj vestaĵoj. Li sekigis ŝin, varmigante la viŝtukojn antaŭ la fajro, kaj ŝi ĝoje permesis liajn prizorgojn.

Li formetis la kusenon, kiun ŝia korpo estis makulinta kaj malsekiginta, metante alian sur ĝian lokon. Li devigis ŝin sidiĝi kun la piedoj ankoraŭ en la akvo; poste li levis unu post unu la piedojn kaj milde sekigis ilin, atentante pri la kontuzoj kaj vundetoj. Li stariĝis, kaj formetis la bankuvon.

Pro ĉio ŝi dankis lin, sed li nur gruntis, kaj ŝi scivolis, ĉu li estas kolera. Ŝi sentis sin kvazaŭ infaneto; kaj, kiel infano, duone timis, ĝis li revenis kaj, ridetante al ŝi, proponis sian piĵamon. Ŝi rifuzis ĝin, dirante, ke ŝi jam kaŭzis sufiĉe da ĝenoj, kaj ke li mem bezonos ĝin. Ŝi asertis, ke ŝi sentas sin mirinde varma, kaj, ĉar li jam vidis ŝin, ankoraŭ rigardas ŝin, eĉ banis kaj viŝis ŝin, ne multe gravas.

Li faligis apud ŝin la piĵamon sen plua diskuto, kaj formoviĝis por pretigi la vespermanĝon. Li plenigis per lakto kuirpoteton. Kiam li revenis por meti ĝin sur la fajron, ŝi ankoraŭ estis nuda, kaj karesis la hundinon.

”Kiel ŝi nomiĝas?” ŝi demandis.

Li sciigis ŝin, kaj poste komencis pretigi la tablon.

Kiam li finis, kaj prenis la lakton de sur la fajro, li denove diris, ke ŝi surmetu la piĵamon, dirante, ke ŝi bezonas ĝin por dormi ĉiuokaze.

Je tio, ŝi levis la okulojn, kaj demandis, kie kaj kiel li dormos. Li diris: sur la brakseĝo kaj plenvestite. Kiam ŝi protestis, dirante ke ŝi ne povus ĝis tiu grado ĝeni lin, kaj ke ŝi ne forprenos al li liton, kaj ke tio ne estus taŭga, li demandis ŝin preskaŭ krude: ”Nu, do, kie vi intencas dormi?”

Ŝi sciigis lin senhezite: ”Kun vi. Se vi permesas. Vi ne timas, ĉu?” ŝi demandis.

Li ridis, kaj ĵetis la piĵamon kontraŭ ŝin.

”Surmetu ĝin,” li diris. ”Mi havas puran molan ĉemizon, kiu sufiĉos por mi.”

Konstatante la vanecon de plua argumentado, kaj sciante cetere, ke ŝi tamen bonvenigos la kovriĝon, ŝi surmetis ja jakon kaj poste metis siajn longajn belajn krurojn en la pantalonon.

”Ĝi konvenas”; ŝi provis ridi; ”mi apenaŭ estas malpli alta ol vi.”

Li alportis broson kaj kombilon, kaj donis al ŝi spegulon. Ŝi danke ridetis.

”Ŝajnas, ke mi eĉ havas iom da razpudro — talko — ie,” li diris, kaj ekserĉis en tirkesto.

Li alportis la pudron kaj ankaŭ pecon da vato, klarigante, ke tio estas lia plejeblo tiurilate.

Ĉio ŝajnis al ŝi mirinda, kaj ŝi tion diris. Ŝi suspiris, kaj li rigardis ŝin, sed diris nenion. Ŝi scivolis, kiel tio finiĝos, kaj kio okazos matene.

Post la vespermanĝo, dum kiu ili apenaŭ parolis, li montris al la lito.

”Certe vi estas laca?” li sugestis.

Ŝi diris, ke ne, kvankam en tiu tago ŝi estis marŝinta preskaŭ dudek kilometrojn, ĉar la pasintan nokton ŝi dormis plenaere sur la montetoj Cheviot.

Ŝi alproksimiĝis al la lito. Li estis malsuprenfaldinta la kovrilojn.

”Sur kiu flanko mi kuŝu?” ŝi demandis kviete kaj duontimeme.

”Kie ajn. Laŭplaĉe.”

Ŝi rampis ĝis la malantaŭa flanko.

Li donis al la hundino kelkaj viandpecojn kaj iom da lakto; kaj poste, starante apud la fajro, li senvestigis sin.

De sur la lito ŝi rigardis lin, kiel li estis rigardinta ŝin.

Post kelkaj minutoj li kuŝiĝis apud la virino. Li lasis inter ili iom da spaco, kaj kuŝis surdorse, rigardanta la flagrantan fajrolumon kiu lumis sur la traba plafono.

Ekstere la ŝtormo daŭre muĝis.

Dumlonge ili kuŝis senmovaj. Poste ŝi ekmoviĝis kaj, senintence, ŝiaj piedoj ektuŝis liajn. Subite li sentis ŝian manon serĉanta lian. Li ekkaptis ĝin, kaj turnis sin al ŝi, kaj rimarkis en ŝiaj okuloj glimbrilajn larmojn; kaj tute subite ŝi jetis sin al li, kaj ŝi plorsingultis kvazaŭ rompiĝus ŝia koro: kaj ankaŭ li preskaŭ eklarmis, kaj liaj brakoj ĉirkaŭvolvis ŝin — tenante ŝin, kvazaŭ li neniam ŝin maltenos.

Kaj dum la plorsingultoj ŝi ĝemis: ”Dio! Ho Dio!”

Kaj li flustris al ŝi frazerojn; kaj pro la emocio aŭdiĝis skotaj akcentoj kaj skotaj esprimoj, kaj gaelaj vortoj de lia norda juneco: ”A Mhàiri a ghraidh, mo chridhe! Tha mo chridhe làn!

Mia Maria, virino, edzino, pro kio vi forlasis min? Kaj kie vi estadis?”

Ronald Macdonald Douglas.

Tradukis William Auld

La mastrino

Mi loĝis tiam, — diris Georges Kervelen, — en meblita luloĝejo en la strato de la Sanktaj Patroj.

Kiam miaj gepatroj decidis, ke mi studos juron en Parizo, okazis longaj diskutadoj por aranĝi ĉiun aferon. La koston de mia pensio ili unue taksis je dumil kvincent frankoj, sed mia povra patrino ekhavis timon, kiun ŝi prezentis al mia patro: ”Se li malbone elspezus sian tutan monon kaj ne prenus sufiĉan nutraĵon, lia sano tre suferus. Tiuj junuloj estas kapablaj je ĉio.”

Estis do decidite, ke ili serĉos pensionon por mi, pensionon modestan kaj komfortan, kaj ke mia familio pagos rekte la prezon, ĉiumonate.

Mi neniam estis forlasinta Quimper’on. Mi deziris ĉion, kion oni deziras je mia aĝo kaj mi estis preta ĝoje vivi, ĉiumaniere.

Iuj najbaroj, de kiuj oni petis konsilon, indikis samregionaninon, s-inon Kergaran, kiu akceptis pensionanojn. Mia patro traktis do perletere kun tiu respektinda persono, al kiu mi alvenis iun vesperon, kune kun kofro.

S-ino Kergaran estis ĉirkaŭ kvardekjara. Ŝi estis dika, tre dika, parolis per voĉo de instruktora kapitano kaj decidis pri ĉiuj demandoj per vorto neta kaj definitiva.

Ŝia domo, tre mallarĝa, havanta nur unu aperturon al la strato ĉiuetaĝe, aspektis kiel ŝtuparo de fenestroj, aŭ kiel tranĉaĵo de domo sandviĉe inter du aliaj.

La mastrino loĝis en la unua etaĝo kun sia servistino; oni kuiris kaj havis la manĝojn en la dua; kvar bretonaj pensionuloj loĝis en la tria kaj en la kvara. Mi havis la du ĉambrojn de la kvina.

Nigra ŝtupareto, turniĝanta kiel korktirilo, kondukis al tiuj du mansardoj. La tutan tagon, senhalte, sinjorino Kergaran supren- kaj subeniris tiun spiralon, okupata en tiu tirkesta loĝejo, kvazaŭ ŝipestro sur ferdeko. Ŝi eniris dek fojojn sinsekve en ĉiun loĝejon, kontrolis ĉion kun mirinda parola frakaso, rigardis, ĉu la litoj estas bone pretigitaj, ĉu la vestoj estas bone brositaj, ĉu la servo estas tute en ordo. Unuvorte, ŝi flegis siajn gastojn kiel patrino, pli bone ol patrino.

Mi baldaŭ konatiĝis kun miaj kvar samregionanoj. Du el ili studis medicinon, kaj la du aliaj studis juron, sed ĉiuj spertis la despotan jugon de la mastrino. Ili timis ŝin, kiel marodisto timas kampogardiston.

Koncerne min, mi tuj spertis dezirojn de sendependeco, ĉar mi estas laŭnature ribelulo. Mi unue deklaris, ke mi volas hejmenveni je la horo elektita de mi, ĉar sinjorino Kergaran estis difininta la dekduan horon, kiel la lastan limon. Pro tiu pretendo ŝi fiksis al mi siajn klarajn okulojn dum kelkaj sekundoj kaj poste deklaris: ”Tio ne estas ebla. Mi ne povas toleri, ke oni vekas Anjon la tutan nokton. Vi havas nenion por fari ekstere post certa horo.”

Mi respondis kun firmeco: ”Laŭ la leĝo, sinjorino, vi estas devigata malfermi al mi kiam ajn. Se vi rifuzos tion, mi konstatigos ĝin ĉe la urba polico kaj iros dormi en hotelon je via kosto, kiel tio estas mia rajto. Vi estos do devigata malfermi al mi aŭ ellasi min. La pordo aŭ la adiaŭo. Elektu.”

Mi spitridis al ŝi, diktante miajn kondiĉojn. Post la unua stuporo ŝi volis diskuti, sed mi restis necedema kaj ŝi rezignis. Ni konsentis, ke mi havos ĉefŝlosilon, sed kun nepra kondiĉo, ke neniu tion scios.

Mia energio favore impresis ŝin, kaj ŝi de nun traktis min kun neta komplezo. Ŝi havis por mi komplezojn, prizorgojn, delikataĵojn, kaj eĉ bruskan tenerecon, kiu ne malplaĉis al mi. Iafoje, kiam mi estis gaja, mi surprize kisis ŝin, nur por la forta vangofrapo, kiun ŝi tuj ĵetis al mi. Kiam mi sukcesis mallevi la kapon sufiĉe rapide, ŝia mano pasis super min kun la rapideco de kuglo, kaj mi ridis kvazaŭ frenezulo forkurante, dum ŝi kriis: ”Ha!

Kanajlo! Tion mi repagos al vi.”

Ni fariĝis geamikoj.

Sed jen mi konatiĝis, sur trotuaro, kun knabino laboranta en vendejo.

Vi scias, kio estas tiuj ametoj de Parizo. Iam, irante al la lernejo, oni renkontas junan personon nudkapan, kiu promenas brakenbrake kun amikino, antaŭ ol reiri al la laboro. Oni interŝanĝas rigardojn, oni sentas en si tiun etan skuon, kiun donas la okulo de iuj virinoj. Tio estas unu el la ĉarmoj de la vivo, tiuj rapidaj simpatioj fizikaj, kiujn naskas renkontiĝo, tiu leĝera kaj delikata logo, kiun oni subite spertas ĉe la ektuŝo de homo naskiĝinta por plaĉi al vi kaj por esti amata de vi. Ŝi estos amata multe aŭ malmulte, ne gravas. Estas en ŝia naturo respondi al la sekreta amdeziro de via naturo. Jam kiam vi unuafoje ekvidas tiun vizaĝon, tiun buŝon, tiujn harojn, tiun rideton, vi sentas iliajn ĉarmojn eniri en vin kun dolĉa kaj delica ĝojo, vi sentas specon de feliĉa bonstato penetri en vin, kaj la subitan naskiĝon de tenereco ankoraŭ konfuza, kiu pelas vin al tiu nekonata virino. Estas, kvazaŭ estus en ŝi alvoko, al kiu vi respondas, allogo, kiu stimulas vin; kvazaŭ oni jam delonge konus ŝin, kvazaŭ oni jam estus vidinta ŝin, kvazaŭ oni scius, kion ŝi pensas.

La morgaŭan tagon je la sama horo, oni pasas tra la sama strato. Oni revidas ŝin. Kaj oni revenas la postan tagon, kaj ankoraŭ la postan tagon. Oni fine interparolas. Kaj la ameto plu evoluas, regula kiel malsano.

Do, post tri semajnoj, mi atingis kun Emma la periodon antaŭ la falo. La falo mem estus okazinta pli frue, se mi estus sciinta, en kiu loko provoki ĝin. Mia amikino vivis en familio kaj draste rifuzis trapasi la sojlon de meblita hotelo. Mi cerbumis por trovi rimedon, ruzaĵon, okazon. Finfine mi elektis senesperan solvon kaj decidis suprenirigi ŝin al mia loĝejo, iun vesperon, ĉirkaŭ la dekunua, je preteksto de taso da teo. S-ino Kergaran enlitiĝis ĉiutage je la deka. Mi povus do hejmeniri senbrue dank’al mia ĉefŝlosilo, vekante nenies atenton. Ni sammaniere remalsuprenirus post unu aŭ du horoj.

Emma akceptis mian inviton, post kiam ŝi iom kontraŭvolis.

Mi pasigis malbonan tagon. Mi ne estis trankvila. Mi timis komplikaĵojn, katastrofon, iun teruran skandalon.

Venis la vespero. Mi forlasis la domon kaj eniris en trinkejon, kie mi glutis du tasojn da kafo kaj kvin glasetojn por ekhavi kuraĝon. Poste mi iris promeni sur bulvardon Sankta Mikelo. Mi aŭdis sonori la dekan, la dekan kaj duonon. Kaj mi iris, per malrapidaj paŝoj, al la loko de nia rendevuo. Ŝi jam atendis min. Ŝi prenis kareseme mian brakon kaj jen ni ekiris, malrapide, al mia loĝejo.

Laŭmezure kiel mi alproksimiĝis al la pordo, kreskis mia angoro. Mi pensis: ”Espereble sinjorino Kergaran estas enlite.”

Mi diris al Emma du aŭ trifoje: ”Atentu, ne faru bruon en la ŝtuparo!”

Ŝi ekridis: ”Vi do tre timas, ke oni aŭdos vin?”

”Ne, sed mi ne volas veki mian najbaron, kiu estas grave malsana.”

Jen la strato de la Sanktaj Patroj. Mi alproksimiĝas al mia loĝejo kun tiu antaŭtimo, kiun oni havas irante al dentisto. Ĉiuj fenestroj estas mallumaj. Oni sendube dormas. Mi spiras. Mi malfermas la pordon kun singardemo de ŝtelisto. Mi enirigas mian kunulinon, kaj poste mi refermas, kaj mi supreniras la ŝtuparon piedpinte evitante spiri kaj ekbruligante kandel-alumetojn, por ke la junulino ne faru iun mispaŝon.

Preterpasante la ĉambron de la mastrino, mi sentas mian koron fortege batantan. Fine, jen ni estas en la dua etaĝo, poste en la tria, poste en la kvina. Mi eniras mian loĝejon. Venko!

Tamen mi kuraĝis paroli nur mallaŭte kaj demetis miajn botetojn por fari neniun bruon. La teon, preparitan sur alkohola kuirilo, ni trinkis sur la angulo de mia komodo. Poste mi iĝis insista ... insista ... kaj iom post iom, kvazaŭ ludante, mi demetis unu post la alia la vestaĵojn de mia amikino, kiu cedis rezistante, ruĝa, konfuzita, ĉiam prokrastanta la fatalan kaj ĉarman momenton.

Ŝi surhavis nur, vere, mallongan blankan subjupon, kiam abrupte malfermiĝis mia pordo, kaj aperis sinjorino Kergaran, kun kandelo en la mano, vestita ekzakte kiel Emma.

Mi faris salton malproksimen de ŝi kaj mi staris, konsternite rigardanta al ambaŭ virinoj, kiuj fikse interrigardis. Kio estis okazonta?

La mastrino prononcis per aroganta tono, kiun mi ne konis de ŝi: ”Mi ne volas knabinojn en mia domo, sinjoro Kervelen.”

Mi balbutis: ”Sed, sinjorino Kergaran, la fraŭlino estas nur mia amikino. Ŝi venis preni tason da teo.”

La dika virino pluparolis: ”Oni ne surhavas nuran ĉemizon por preni tason da teo. Vi tuj foririgos tiun personon.”

Emma, konsternita, ekploris kaŝante sian vizaĝon en sia jupo. Mi perdis la kapon, ne sciante, kion fari, nek kion diri. La mastrino aldiris kun nerezistebla aŭtoritato: ”Helpu la fraŭlinon revestiĝi kaj tuj forkonduku ŝin.”

Mi, certe, ne povis fari ion alian, kaj mi levis la robon falintan ronde, kvazaŭ krevinta balono, sur la plankon, kaj mi pasigis ĝin super la kapon de la knabino, kaj klopodis agrafi ĝin, alĝustigi ĝin, kun grandega peno. Ŝi helpis min, ĉiam plorante, terurita, hastante, farante ĉiajn erarojn, ne plu povante retrovi la ŝnurojn nek la butontruojn; kaj sinjorino Kergaran staris kun senesprima vizaĝo, tenante sian kandelon enmane, kaj lumigis nin kun la severa pozo de juĝisto.

Emma rapidigis nun siajn movojn, freneze kovris sin, nodis, alpinglis, laĉis, religis kun furiozo, turmentata per urĝa bezono forkuri; kaj eĉ ne butoninte siajn botetojn, ŝi kuris preter la mastrino kaj pelis sin en la ŝtuparon. Mi sekvis ŝin kun pantofloj, mem duone senvestiĝinta, kaj ripetis: ”Fraŭlino, aŭskultu, fraŭlino.”

Mi ja konsciis, ke necesis diri ion al ŝi, sed mi nenion trovis. Mi reatingis ŝin precize ĉe la pordo de la strato, kaj mi volis preni ŝian brakon, sed ŝi fortege forpuŝis min, balbutante per voĉo mallaŭta kaj nervoza: ”Lasu min ... lasu min, ne tuŝu min.”

Kaj ŝi forkuris sur la straton refermante la pordon post si.

Mi turnis min. S-ino Kergaran estis restinta supre ĉe la unua etaĝo, kaj mi resupreniris la ŝtupojn lantapaŝe, atendante ĉion, kaj preta je ĉio.

La ĉambro de la mastrino estis malfermita, ŝi enirigis min dirante kun severa tono: ”Mi devas paroli al vi, sinjoro Kervelen.”

Mi preterpasis ŝin kun mallevita kapo. Ŝi demetis sian kandelon sur la kamenon kaj, krucante la brakojn sur sia impona brusto, kiun malbone kovris maldika kamizolo: ”Nu, sinjoro Kervelen, vi do prenas mian domon por publika domo!”

Mi ne estis fiera. Mi murmuris: ”Tute ne, sinjorino Kergaran. Vi devas ne koleriĝi, nu, vi ja scias, kio estas junulo.”

Ŝi respondis: ”Mi scias, ke mi ne volas ĉiesulinojn ĉe mi, ĉu vi aŭdas? Mi scias, ke mi igos vin respekti mian tegmenton, kaj la bonfamon de mia domo, ĉu vi aŭdas?

Mi scias ...”

Ŝi parolis almenaŭ dum dudek minutoj, akumulante la kialojn sur la indignojn, superŝutante min sub la honorindeco de sia domo, pikvundante min per akraj riproĉoj.

Mi (homo estas stranga animalo), anstataŭ aŭskulti ŝin, rigardis ŝin. Mi ne plu aŭdis eĉ unu vorton, vere neniun vorton. Ŝi havis belegan bruston, tiu ino, firman, blankan kaj grasan, eble iom dikan, sed allogantan, kapablan kaŭzi tremojn en la dorso. Mi vere neniam estis suspektinta, ke estas tiaj aĵoj sub la lana robo de la mastrino. Ŝi aspektis dek jarojn pli juna, en la negliĝo. Kaj jen mi sentis min tute strange, tute ... Kiel mi povus diri?

tute konfuzita. Mi subite retrovis antaŭ ŝi mian situacion ... interrompitan unu kvaronhoron pli frue en mia ĉambro.

Kaj, malantaŭ ŝi, en la alkovo, mi rigardis ŝian liton. Ĝi estis duone malfermita, premita, montranta, pro la kavo en la littukoj, la pezon de la korpo, kiu kuŝis en ĝi. Kaj mi pensis, ke certe estas tre plaĉe kaj tre varme ene, pli varme ol en alia lito. Kial pli varme? Mi ne scias, eble pro la amplekso de la karnoj, kiuj kuŝis en ĝi.

Kio estas pli alloga kaj pli ĉarma, ol malfermita lito?

Tiu ĉi ebriigis min, de malproksime, kurigis tremetojn sur mia haŭto.

Ŝi ankoraŭ parolis, sed nun dolĉe, ŝi parolis kiel amikino kruda kaj bonkora, jam preta pardoni.

Mi balbutis: ”Nu ...nu ... sinjorino Kergaran ... nu ...”

Kaj ĉar ŝi nun silentis por atendi mian respondon, mi ekkaptis ŝin en miaj du brakoj kaj mi komencis kisi ŝin, ja kisi ŝin, kiel malsatanto, kiel homo, kiu atendas tion delonge. Ŝi baraktis, turnis la kapon, ne tro forte kolerante, aŭtomate ripetante, laŭ sia kutimo: ”Ho! Kanajlo ...

kanajlo ... ka ...”

Ŝi ne povis fini la vorton, mi ekprenis ŝin per fortostreĉo kaj forportis ŝin, prematan kontraŭ mi. Oni ja estas fortika en iuj okazoj! Mi atingis la litrandon, kaj mi falis sur ĝin ne maltenante ŝin ... Estis efektive tre plaĉe kaj tre varme en ŝia lito.

Unu horon poste, ĉar la kandelo estingiĝis, la mastrino ellitiĝis por ekbruligi alian. Kaj dum ŝi revenis enŝoviĝi al mia flanko, enigante sub la littukojn sian rondan kaj fortan gambon, ŝi eldiris per voĉo karesa, kontenta, eble dankema: ”Ho! ... kanajlo ... kanajlo! ...”

Guy de Maupassant.

El la franca tradukis Daniel Luez

Ebrivirgeco

Fraŭlino Emilio Krip, tridekkvinjara instruistino, glutis la lastajn gutojn el sia botelo da mineralakvo, bonorde aranĝis sian manĝilaron, formanĝis orfan panpeceton, pagis la kelnerinon kaj rapidis diskrete al la taŭga pordo por iom ordigi sin.

En la speguleto fraŭlino Krip vidis musbrunan hararon, mildajn bluajn okulojn malantaŭ okulvitroj, paletan rondan vizaĝon. Ŝi senbriligis sian simpatian mallongan nazon kaj larĝan frunton per pudro, uzis sian tre palan lipfarbon, tiris kombileton tra la musbrunan hararon...

Fraŭlino Krip reiris al la kolegio, kie okazis somera kurso pri la franca lingvo kaj kulturo. Proksimume ducent geinstruistoj el pluraj landoj troviĝis tie. La kultura kurso estis bonega; fraŭlino Krip jam poŝtkartis kelkajn amikinojn tre entuziasme. Veraj kleruloj, veraj spertuloj, vizitantaj prelegantoj, filmoj, teatraĵoj, ekspozicio; kaj oni havis iom da libera tempo por butikumi, aŭ por manĝi en restoracioj de si mem elektitaj. Fraŭlino Krip elektis la plej malmultekostajn restoraciojn, por ke, je la fino de sia tre profesia ferio, ŝi povu aĉeti kelkajn kulturajn librojn, eble kelkajn diskojn, kiuj stimulos intereson ĉe ŝiaj klasaninoj.

Oni jam reamasiĝis en la halo. Fraŭlino Krip ĉirkaŭrigardis. Kiun ŝi serĉis, aŭ kion? Ŝi mem ne sciis. Ĉio estis ja en perfekta ordo: kompetentaj aranĝoj, altkulturaj prelegoj.

La prelegonto aperis. Ĉiuj eksidis; fraŭlino Krip, kies gepatroj zorge avertis ŝin, ke oni neniam trudu sin, eksidis je la fino de unu el la malantaŭaj vicoj.

”Pro la diapozitivoj”, la prelegonto diris,”bonvolu mallumigi.”

Helpema, entuziasmoplena junulo vigle tiris ŝnuron, kiu bruege fermis la fenestron.

”Ne, ne, napokapulo!” lia kamarado tuj kriis; ”apogu sur tiun prembutonon apud la fenestro!” Dum la unua junulo gapante serĉis, la dua leviĝis, premis la butonon kaj sonorigis elektran sonorilon. Kelkaj homoj ekridis; kelkaj virteme malridis. La prelegonto ŝultrotiris. Uniformulo subite aperis, ŝajne el nenie, kaj, tirante la ĝustajn ŝnurojn, mallumigis la halon. La preleganto komencis paroli kaj montri diapozitivojn pri mezepokaj manuskriptoj kun ravaj, orlumantaj kolorbildetoj.

Neniu ajn povis vidi fraŭlinon Krip. Ŝi sidis kviete en la mallumo; la mallumo plikvietigis ŝin, malstreĉis la vizaĝmuskolojn; ŝiaj moviĝemaj manoj kuŝis sur la sino.

Madonino kun aŭreolo kaj kun grasa bebo aperis sur la ekrano. Vivimagoj sekvis unu la alian: vitoj, rozoj, altaj lilioj, palmarboj; salikoj; kasteloj, preĝejoj, elegante girlanditaj krucoj, elegante vestitaj gesinjoroj, simietoj, katoj, longaj serpentoj, kiuj per fluantaj korpoj helpeme konstruis ĉefliterojn, anĝeloj kun libroj, harpoj, liutoj, glorkronoj.

Fraŭlino Krip komencis malatenti la vortojn de la erudiciulo. Ŝi plurfoje penis revoki sin, retrovi ia fadenon de la zorge preparita prelego; sed en mallumo oni ne povas memorige protokoli. Koloroj sekvis sin sur la ekrano: skarlato, helverdo, purpuro, ultramaro, oro, bruno, skarlato... kaj kelkaj komikaj simietoj pozis marĝene, frostrigidaj en varma karesado.

Anĝeloj, arboj, montetoj, kasteloj, diaj beboj kun aŭreoloj, vulpoj, lupoj, oro kaj nigra inko...

Fraŭlino Krip sentis strangan inklinon plori.

Absurda penso invadis ŝian menson kaj tre hontigis ŝin: se, en tiu ĉi mallumo, mi ekploretus kaj iu rimarkus, iu eble premus mian manon amike...

Ŝi denove penis fiksi la pensojn sur la prelegfadenon, sed malsukcesis. Du grandaj larmoj tiklete fluis sur ŝiaj vangoj .

Je la fino de la prelego, fraŭlino Krip rapide purigis sian mallongan nazon kaj ĉirkaŭrigardis por certiĝi, ke neniu ajn rimarkis ŝian strangan konduton, ĉar la subkonscia menso volis enketi, ĉu iu rimarkis ŝin. Dum la kvinminuta paŭzo ŝi sukcesis bone repudri la vangojn.

Eta koncerto de franca muziko sekvis; kaj plurfoje fraŭlino Krip denove ĉirkaŭrigardis kun sia perdita mieno. Kiam, post la koncerto, ĉiuj ekforiris por libera vespero, la entuziasma juna instruisto, la fuŝinto pri la fenestroj, turnis sin tro subite por alparoli kamaradon, kaj renversis seĝon.

Fraŭlino Krip pensis, konscie: ”Estus pli bone havi nur virinojn en tiuj ĉi kulturaj kursoj.”

Tiu absurda emo ekplori daŭre ĝenis ŝin.

”Kion mi havas? Kio estas? ŝi pensis. Ĉio iras bone; mi longe ŝparadis por ĉeesti tiun ĉi kurson, kaj ĉio iras plej bone, tute laŭ la prospekto.”

Ŝi marŝis laŭlonge de platana aleo. La punteca ombro delikate makulis ŝian blankan someran robon. Subite ŝi ektimis. Iu sekvas ŝin...! Ŝi turnis la kapon. Ne; ŝi tute eraris; ŝi tro imagis; ŝi estis tute sola kaj sekura, tute sola kaj sekura... kaj novaj larmoj ekfluis sur la palaj, zorge pudritaj vangoj.

Fraŭlino Emilio Krip estis kompetenta homo, tre disciplinita kaj disciplinema.

”Nu, do, sidiĝu!” ŝi diris severe al si mem. ”Kaj diru al mi; kio ĝenas vin!” Ŝi sidiĝis sur alea benko, kaj konscie malstreĉiĝis.

”Nu, Krip, idioto, kion vi havas? Estas bela tago. La kurso estas bonega; ĉio estas laŭ la prospekto; vi havas ĉion, kion vi deziras. Ĉu ne?” Du novaj larmoj fluis sur ŝiaj vangoj; ŝi kolerete skuis la kapon kvazaŭ la larmoj estus vespoj. ”Vidu la sunbrilon! Ĉu iu malafablis kontraŭ vi? Ĉu vi ne havas sufiĉan monon por viaj raciaj bezonoj?... Ĉu eble tiu epizodo de la mallumigado agacis vin?... Sed estu pli proporciema! Vi neniel respondecis pri la aranĝoj! Kuntiru vin, Krip; viaj nervoj estas en malbona ordo! Hodiaŭ vi aŭdis du bonegajn prelegojn, ĉeestis du bonegajn lecionojn, lernis novajn vortojn, vidis b-belegajn bildojn, aŭdis belan muzikon. Ĉio laŭ la prospekto; do, kial vi plendas? Idiotino!”

Kaj, eligante tiujn ĉi tre saĝajn, decajn vortojn, fraŭlino Krip komencis spasme plori.

Tamen, ĉar ŝi estis tre disciplinita kaj disciplinema virino, ŝi rapide ekregis sin denove.

”Nu, Krip! Vi sendube estas iom tro laca! La lasta lernoperiodo ja estis streĉa. Eble vi devas indulgi vin iomete. Nu; jen mia propono: mi iru al bona restoracio kaj iom malŝparu por luksa vespermanĝo; kaj poste mi iru al la teatro aŭ kinejo, aŭ eble mi faru bonan sanigan promenon. Bone! Kelkfoje oni devas iomete indulgi sin por plene regi sin poste. Ĉu eble mi prenu unu aspirinon? — Ne. Mi rezervu ĝin, ĝis mi pli bezonos ĝin. Oni ne alkutimiĝu al ili.”

Fraŭlino Krip, sentante duonkaŝitan inklinon gratuli sin mem pro sia realisma, konstruema sinteno, repudris la vizaĝon, formarŝis, kaj decideme elektis restoracion, kie sin anoncis altnivela turistmenuo kontraŭ 1200 frankoj. Terure kosta, ŝi pensis; sed oni devas scii kiel kaj fasti kaj festi. Ŝi eksidis.

Kiam la kelnerino alportis kaj malfermis duonbotelon da blanka vino, fraŭlino Krip kredis, ke estas ia eraro.

Rerigardante la menuon, ŝi konstatis, ke duonbotelo da vino estas inkluzivita.

Domaĝe, ŝi pensis, ke mi ne avertis la kelnerinon, ke mi ne trinkas vinon.

Emilio Krip edukiĝis en angla metodista familio, en kiu vino estis same tabua kiel morfino. Vidi vintrinkantojn en Francujo ne ŝokis ŝin; kaj ŝi fieretis pri sia realismo, la rezulto de ampleksa legado kaj multa vojaĝado.

Dum ŝi frandis perfektan omarsalaton, revolucia penso atakis la Bastilon de ŝia kranio. Literaturo sufiĉe ofte ripetis al ŝi la koncepton, ke vino gajigas. La patro ĉiam diradis, ke vino estas veneno; sed ŝi konis plurajn koleginojn, kiuj foje gustumis vinon kaj ne ŝajnis venenitaj.

La vicdirektorino, fraŭlino Ross, eĉ pretendis iomete kompreni vinon kaj likvorojn; kaj fraŭlino Ross videble restis sana, bonhumora kaj bonkonduta. Iam ili diskutis pri alkoholo. Kion diris fraŭlino Ross? — ”Ej, mia kara, kondiĉe ke oni uzu nur tre modere, kaj ne miksu diversajn alkoholaĵojn, kaj ne metu ion ajn tian en antaŭe malplenan stomakon, kie estas la malbono? Kara mia, se mi estus riĉa, mi ĉiam prenus unu glaseton kun mia vespermanĝo... sed nur unu, kompreneble.”

Se mi estas tiel stulte malgaja, fraŭlino Krip pensis, eble unu glaso da vino, nur malforta blanka vino, kaj kun mia vespermanĝo, portempe helpos min. Mi provu!

Mi neniam promesis ion pri tio al Paĉjo. Nur pri viroj kaj lascivigaj parfumoj.

Iom heziteme, fraŭlino Krip elverŝis glaseton da blanka vino. Ŝi timeme gustumis ĝin. Kiel ĝi gustas? Medikamente... iomete kiel ipekakuano; sed ne; malpli amare, pli — pli parfume... (ŝi glutis denove)... iel frukte, iel vinberece... kaj pli parfume post la malapero; strange, tre strange, ke io gustas pli bone, jam malaperinte. Nekutima varmeto dorlotis ŝian stomakon.

La kelnerino alportis bonodoran kokidaĵon kun legomoj. Fraŭlino Krip malplenigis sian glason, servis sin kaj manĝis kun bona apetito. Scienca scivolemo distris ŝin de la stranga larmemo. Jes; ŝi fartis pli bone; la nervokrizeto ŝajne estis for.

Ŝi etendis la manon al la karafo, ĉar ŝi soifis; sed la mano kvazaŭ akcidente trafis la vinbotelon kaj, distriĝeme, ŝi elverŝis duan glasoplenon.

Konsciante pri sia eraro, ŝi ruĝiĝis.

Mi ne lasos la plenan glason sur la tablo, ŝi pensis; tio aspektus stulte, strange. Mi fortrinkos ĝin, sed malrapide kaj tre zorge; kaj unue, mi bone manĝos, plenigos la stomakon. Ŝi entuziasme atakis la bonodoran kokidaĵon, kiu, fakte, estis kuirita en vino.

Post la dua glaso, la sinteno de fraŭlino Krip iom ŝanĝiĝis jam. Ŝi defie ekrigardis la botelon.

”Mi estas plenaĝa, plenrajta virino!” ŝi diris, aŭdeble sed ne laŭte. ”Kaj se mi volas trinki vinon, por kiu mi ja pagos, jes, per mia propra mono honeste gajnita, mi rajtas trinki ĝin. Kaj mi rajtas konsumi kokritaĵon, kokidaĵon, jes. Mi ne estas nun en stabĉambro.”

Ŝi elverŝis trian glasoplenon.

La kelnerino alportis sortimenton da fromaĝoj.

Kiam la botelo estis tute malplena, fraŭlino Krip renversis ĝin por plenkonvinki sin pri tio. Poste, super fromaĝo, ŝi meditis, aŭdeble sed nek laŭte nek alte, ĉar, kiel la patrino ofte diradis, bonedukita virino restas bonedukita en ĉiuj cirkonstancoj. Se oni ne povas havi novajn vestaĵojn, oni des pli purigu kaj fliku; se oni ne havas banĉambron, oni zorge lavu sin...

La kelnerino alportis komplikan glaciaĵon.

Estis science tre interese, alterne senti malvarmon kaj dolĉan kuraĝigan varmigon en la stomako.

Se oni estas ebria, oni kondutu kiel eble plej dece.

Fraŭlino Krip sentis zumadon en la kapo kaj nekompreneblan kaŭĉukecon ĉe la genuoj. La manoj tremetis, kiam ŝi pagis la kelnerinon, sed ŝi regis sin, same kiel dum la tuta vivo, kiam ŝi tre atenteme pilgrimis al la necesejo, kaj kaptis la okazon repudri mallongan nazon, kies koloro ne sugestu anemion.

Ŝi estis jam eltrovinta utilan fakton: kiam oni ne povas fari ion bone laŭ normala rapideco, oni faru malpli rapide, kaj, kutime, ĉio iros glate. Malstreĉe, malrapide, perfekte dece, ŝi forlasis la restoracion.

La agrable malvarmeta vespera aero vangofrapis ŝin senkompate. Surprizite, ŝi ŝanceliĝis.

”Mi faros promenon!” ŝi diris.

Post kelkaj paŝoj, ŝi diris: ”Ne! mi iros tuj al mia hotelo, kaj dormos!”

Tre malrapide, kun la digno de bonedukitulino, kiu ankoraŭ konscie restas bonedukita, fraŭlino Krip marŝis al sia hotelo. Oni ne atentigu, ne kaŭzu skandalon.

Ŝi sukcesis trovi sian etan litĉambron, ŝlosis la pordon kaj sidiĝis sur sia lito. Nun ŝi povis ĉesigi la zorgan penadon konduti dece. La tuta meblaro, la tuta muraro, komencis karusele ĉirkaŭkuri.

”Mi nestas sobria” diris fraŭlino Krip, per la voĉtono de homo, kiu ĵus eltrovis ion gravan kaj profundan. ”Mi nestas trotre sobria.” Ŝi rigardis sin en la dancema spegulo. ”Kaj mia rozo estas neĝa. Mi devaŝ enlitiĝi.”

Kiam la meblaro iom malpli draste kirliĝis, fraŭlino Krip trovis la piĵamon kaj malrapide malvestis sin. Ŝi preskaŭ forgesis demeti la ŝuojn, sed lastmomente rimarkis ilin. Surmeti la piĵaman jakon estis facile; sed ŝi subite ekkomprenis, por la unua fojo dum la vivo, ke surmeti piĵaman pantalonon bezonas ege komplikajn muskolajn kaj artikajn kunlaboradojn; kaj ŝiaj muskoloj kaj artikoj ŝajne evoluigis ian nekutiman individuecon.

Eĉ fari ĉion malrapide ne sufiĉis. Samtempe teni la pantalonon en taŭga pozicio kaj enmeti la piedojn estis neeble. Sed absolute neeble, ŝi konkludis, post tria eksido sur la planko. Ŝi lasis la pantalonon sur la planko kaj tiris sin sur la liton, kie ŝi sidadis kun pendantaj kruroj.

”Emilio Krip,” ŝi diris severe,”vi nepre nestas bria.

Ebria con brio. Ĉu vi povus nun doni lecionon? Aŭ lecionduonon aŭ leciontrionon? — Nu, mi provu. Ho, mia nuzo estas ja iom raĝa. Sed mi provu. Ĉu mi kapablas oratori nun... oratori kiel orbuŝa orakaroto, ne, orakolo?”

”Jeŝ. Mi povas lecŝioni. Mi rajtas fari ion ajn, kion mi deziras fari. Knabinoj, hodiaŭ mi laprolas pri Amo. Amo, knabinoj, ne estas Amoro. Amoro estas arĝenta, Amo estas ora. Do, ora Amoro estas Oramo. Kiam viro amindumas nin, li orumas nin, kio signifas, li amoras nin. Mi vere devuŝ surpanti mian metalonon, mi sendube aspektas iom stranga. Pardonu, knabinoj, mi lasis mian talaron en la ŝtopĉambro. Mi estas iom forĝeŝema; jeŝ; mi volus forjesi ĉiujn miajn ĉagrenojn”

”Ĉiu ino bezonas amon kaj ĉiu amo bezonas inon.

Mia nomo estas virina nomo, Emilio, do, mi bezonas amon. Ĉiu ino benzinas vinon; vidu, mi trinkis duonbotelon da blanka vino, kaj nun mi scias, ke mi rajtas fari ion ajn. Amo estas inter la elementaj homaj rajtoj; demandu al UNESKO. Ĝi devus esti en la ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Kiel oni unuiĝu sen amo? Al ĉiu bona damo, porcio da bona amo: jen mia nova proverbo. Kaj mia nomo estas Emilio, kaj rozo samvaloras kiel lilio; jen alia. Rozoj: jes, nun mia nozo estas kvazaŭ ruĝa rozo, ne, mia nazo estas kvazaŭ ruĝa raso.”

Fraŭlino Krip gestis per larĝaj, malstreĉaj, memfidaj gestoj, dum ŝi oratoris. La ronda vizaĝo estis ruĝeta kaj ŝi iom ŝvitis; la okuloj brilis malsekete. Nedifina bonfartosento travarmigis la senpantalonan torson.

”Vivo sen amo estas vevo. Vea vivo de vidvino. Jes, vino, vidi, per vino. In vino veritas. Kial mi ne rajtas ami kaj amati? Ne. Jes. Mi estas Emilio Krip; mi estas magistrino kaj mi havas mian instruistinan diplomon. Kaj multajn bonajn atestilojn. Mi rajtas fari ion ajn, jes, fafari ion ajn, mi povas fari ion ajn; sed ŝajne mi ne povas surpanti mian tiralonon. Diablo! La certa certo; lacerto ludas en mia stomako.”

”Ho ve!” Fraŭlino Krip subite krietis. Ŝi sentis bezonon vomi, kaj ne volis iri tra la hotela koridoro en sia piĵamsupraĵo nur. La longe disciplinita inteligento ekfunkciis; ŝi kaptis sian surtuton, sukcesis surmeti kaj butonumi ĝin, kaj kuris nudpiede tra la koridoro. Ĉar bonedukitulino restas bonedukitulino en ĉiuj cirkonstancoj, ŝi ĝuste celis, ĝuste trafis kaj ne lasis ian aĉaĵon ie por la purigistino. Ŝi ŝanceliĝe revenis al sia litĉambro, demetis la surtuton kaj provis denove surmeti sian piĵamopantalonon; sed la muskoloj daŭre rifuzis kunlabori. La stomako estis nun multe pli komforta; stranga bonfarto kvazaŭ ekstazo inundis ŝin.

”Hej...” ŝi diris pli heziteme, ”mi... estas... feliĉa. Nenio ajn tre gravas. Finfine, jen, mi estas mi kaj jen, mi havas kelkajn rajtojn. Kelkajn ele-elementajn homajn rajtojn; demandu al la Unui ̧... i ̧... i ̧...”

”Ej, mi dormemas. Eble mi devas enlitiĝi nun. Mi volas esti freŝa kaj vigla morgaŭ por mia kultura kurso.” Ŝi ekridis mallaŭte, malforte kaj iom infanece.”Kaj eble aventuro trovos min, aŭ eble mi trovos aventuron. Sed nun mi enlitiĝu.”

La lito, tamen, estis komplika problemo. Fraŭlino Krip neniam antaŭe konstatis kiom da lertaj movoj oni devas fari por normale meti sin en liton. Oni devas sin premi en mallarĝan aperturon, kiu, estante plata kaj mola, tute ne helpas. Kaj oni devas tre zorge atenti, por ke la kapo troviĝu sur la kapkuseno kaj la piedoj en la kovrilosakaĵo je la fino de la operacio, kaj ne inverse. Estus pli facile, mekanike, enrampi kun la kapo antaŭe; la kapo pli malmole avangardus; sed tia metodo eble kaŭzus sufokiĝon.

Fraŭlino Krip provis unufoje, sed iel maltrafis la aperturon kaj trovis sin kun la kapo ĉe la piedo de la lito, sur la kovriloj.

”Kia nekompetenteco!” ŝi diris aŭdeble. Ŝi reprovis, denove maltrafis la aperturon kaj ĉi-foje pli rapide returnis sin por reprovi. Tio ĉi reokazadis plurfoje, ĝis subite fraŭlino Krip eksentis la komikecon de siaj propraj movoj.

”Mi estas kvazaŭ kato, kiu faras sian liton laŭinstinkte, turnglatigante la longan herbon eĉ sur senherba tapiŝo!” ŝi diris, jam iom malpli ebria, sed ankoraŭ rideme feliĉa.

Ŝi nun intence faris kelkajn turniĝojn, por ludi. La ridadanta virinkato ĉifis la litkovrilojn, lasante en ili la spurojn de tiu turniĝado. Poste ŝia kapo iom subite trovis la kapkusenon, tiel molan, tiel agrable malvarman.

”Demandu al la Unuiĝintaj Nacioj ...” ŝi murmuris ridetante; kaj endormiĝis.

Noktmeze, brile blanka luno vidis, tra la fenestro de tiu eta hotela litĉambro, dormantinon. Ŝi kuŝis, preskaŭ sferigita katece, sur la kovriloj; ŝi portis nur piĵamojakon kaj dikajn okulvitrojn; dolĉkontura rozkolora sidilo senkulpis bebece sub la luno; kaj, sub musbruna, postrikolte malbonorda hararo, la vizaĝo ridetis, premita en la kapkusenon, kiun fraŭlino magistrino Krip, instruistino kaj kulturkursanino, ĉirkaŭbrakis per sia tuta dumdorma forto.

Marjorie Boulton

La veto

Profesoro Žitnik kaj geometro Pirnat, ambaŭ Antonoj laŭnome, festis siajn nomotagojn. Pirnat estis jam unu jaron edziĝinta al malgranda, rondeta kaj temperamenta virino, kiu kaŭzis al li en la societoj plurfoje diversajn malagrablaĵojn. Subite povis eniri ŝian kapon la ideo, ke la edzo rigardas nekonatulinon ĉe la tria tablo, aŭ ke videblas en lia okulo ”aĉa karna volupto”, kiam rapidas tra la ĉambro bela juna kelnerino, ”kampara fasko”. El tiuj rimarkoj elkreskis mallongaj kvereloj kaj al tiu disputado sekvis kaŝa, silenta kaj kondamninda virina ploro. Tia situacio estas ĉiam malagrabla. La edzino ploras, la edzo sidas apude, ruĝvizaĝa pro embaraso kaj kolero, la najbaroj sendas al li el ĉiuj flankoj akrajn riproĉojn, kial li turmentas la kompatindulinon, vi kruda kampara ŝtipo!

Ambaŭ — kaj Žitnik kaj Pirnat — naskiĝis la saman jaron, en 1882 post Kristo. La profesoro estis homo, kiu bezonas havi apud si iun, kiun li superas. Se li pikas lin, li neniam laciĝas je ĝentilaj reagoj en formo de senkulpa rido, se li cerbumas, li postĉasas spiron kaj vortojn kaj subtene kaj admire kapjesas, se li prilaboras trabon en la okulo de la amiko, li provas senlace trovi ankaŭ splitaĵojn kaj rubojn. Inter la kunuloj li malbone sukcesis, sed li gajnis je tombolo, kiam li amikiĝis kun sinjoro geometro Pirnat.

Post la tagmanĝo — je kvarono antaŭ la dua — ili venas al kafejo. Ĉe la fenestro, preter kiu kondukas larĝa strato, ili sidas vidalvide, kirlas per kuleretoj la kafon kaj malrapide gustumas ĝin. Žitnik havas oran nazumon, estas dika, alta kaj pala. Pirnat estas je kapo pli malalta, uzas okulvitrojn kaj kaŝas por sia aĝo abundan ventron.

La vangoj estas ruĝaj kaj rondaj, kiel se iu estus blovinta lin.

”Kio estas al vi?” miras Žitnik.

”Nenio,” ridas jam anticipe Pirnat kaj oni vidas en liaj okuloj, ke li atendas bonegajn primokojn.

”Mi renkontis vian edzinon. Ŝi ĉirkaŭiras iom pala. He ... he ... vi!”

Žitnik fingrominacas, sed Pirnas estas ekridonta.

”Kion,” li diras, ”kion?” kaj la okuloj jam malsekas.

”Ŝajnas al mi, ke vi trouzas viajn edzajn rajtojn. Nu, aĉulo, ankaŭ al tio ekzistas rimedoj.”

Pirnat ruĝas kaj ridas volupte kaj abunde. Longe longe ondas el lia brusto mola ridetado, je kio lia voĉo jen levigas jen malleviĝas.

Sed oni devas iri festi la nomotagon. Žitnik havas grandan kvarĉambran apartamenton kun malbona, malnova meblaro. Loĝas ĉe li la patrino kaj fratino. La patrino estas sepdekjara, la fratino kvindek. Ambaŭ estas grizaj, larĝaj kaj obtuzaj. Vizitojn ili ne ŝatas, ĉar en la ĉambroj neniam ”estas tre bele”. Eroj de vestaĵoj kuŝas sur la litoj, sur la malnova sofo, sur la piano, aŭ pendas sur la apogiloj de la malkomfortaj kaj pezaj seĝoj. Kiam eniras la ĉambron Pirnat kaj lia edzino, la fratino de Pirnat saltas al la sofo, antaŭ kiu staras tablo, prenas aron da subvestaĵoj, portas ilin al apuda ĉambro kaj ĵetas ilin sur la liton.

”Mi ĉiam ordigas,” ŝi diras, ”sed estas neniam ordigite.”

Pirnat kaj la edzino sidiĝas sur la sofo, la fratino alportas telerojn, Žitnik malhelajn vinbotelojn, prenas unu post la alia inter la krurojn kaj malfermas ilin. La patrino sidas apud la kameno kaj dormetas. Kiam elsaltas korko, ŝi rigardas, ridetas kaj diras: ”Jes ja! Vere tiel estas.”

La fratino metas la manĝon sur la tablon. La geometro diras ĝentile: ”Ĉu vi alsidos, fraŭlino? Kaj panjo?”

”Ni jam vespermanĝis!” diras la fratino. ”Vi manĝu!”

Žitnik levas teleron kun viando kaj proponas. Sinjorino Pirnat prenas erete, gustumetas kaj ĉesas.

”Verŝajne ĝi ne bongustas,” diras ĝentile la fratino.

”Bonega, bonega,” kapbalancas Pirnat kaj tranĉas pli rapide, surforkigas kaj enbuŝigas.

Ili priparolas kutimaĵojn. Dumtempe ankaŭ la fratino ekdormas ĉe la kameno. Ŝi kaj la patrino sidas ĉiu je ĝiaj flankoj, tenas la manojn krucumitaj kaj malrapide mallevas la kapojn. Kiam la patrino glitas jam tute antaŭen, la fratino subite rektiĝas kaj denove ekmallevas la kapon kaj glitas antaŭen. Kiam Pirnat eliras, Žitnik kliniĝas maldekstren al sinjorino Pirnat kaj rigardas ŝian kolon.

”Sinjorino Zina,” li diras, ”vi havas tiel malhelblankan haŭton, ke ĝi plaĉegas al mi.”

”Edziĝu,” ŝi konsilas kaj ridas tute virinece, kun gajaj okuloj kaj iom larĝa buŝo.

”Do vi deziras al mi eternan damnon? Mi mordus vin!”

Pirnat malfermas la pordon, la patrino vekiĝas, rigardas kaj murmuras: ”Jes ja ... Vere tiel estas.”

La vino estas bona kaj vigligas la societon. Ĉiuj tri estas ruĝaj kaj iliaj okuloj brilas. Kiam ili fintrinkis, ili iras al trinkejo. Ili elektas tablon en la angulo — kaj sur la frunto kaj tempioj de Pirnat komencas kolektiĝi ŝvito.

Tio estas konata signo, ke ebrieco ekregis lin. Li trinkas pli rapide, mendas cigaron, ree kaj ree bruligas ĝin, prenas el la buŝo kaj provas kanti. Ŝajnas al li ankaŭ, ke mankas al li ĉapelo. Li iras preni ĝin kaj surmetas oblikve sur la kapon. Kion ajn Žitnik diras, ĉu ion amuzan aŭ ne, saĝan aŭ stultan, al ĉio li jesas kaj ridas. Li prenas la okulvitrojn per ŝvitaj manoj kaj ne plu ŝajnas al li, ke li rigardas tra nebulo.

Tiam okazas al Žitnik io neatendita. Zina sidas en la angulo apud la vando, Pirnat apud ŝi, sed Žitnik vidalvide al ŝi, tiel ke li turnas la dorson al la ĉambro. Ne plu estas trinkantoj en tiu ĉambro, el la antaŭĉambro aŭdeblas kartludado. Kelkfoje envenas kelnerino, maldika, aĝa, rigardas al la tablo kaj foriras.

Zina subite piedfrapas al Žitnik, kiu preskaŭ timiĝas.

Se Pirnat estus sobra, li certe rimarkus, ke io okazis. Anstataŭe li mordas la cigaron kaj murmuras popolkantojn, unu post la alia.

”Ĉu tiel,” ekmiras Žitnik, ”ĉu tiel!”

Subite li akceptas la okazaĵon, per siaj piedoj premas ŝian kaj atentas, ke ĉio super la tablo aspektu kaj natura kaj senriproĉa.

Ili pagas kaj foriras. Zina meze, Žitnik maldekstre kaj Pirnat dekstre. Ili tenas sin permane. Pirnat ŝanceliĝas, la manoj de Žitnik kaj Zina batalas en la poŝo de la mantelo de Žitnik, kvazaŭ temus pri vivo kaj morto. Montrofingro kroĉiĝas al montrofingro, dikfingro premas dikfingron, la aliaj helpas kiel ili povas. Zina kelkfoje kliniĝas antaŭen: tio estas signo de tiu batalo.

Ekstere estas glacie, sur la tegmentoj kuŝas neĝo, malofte lumas lampoj kaj malmultas la homoj. Jen kaj jen alveturas koĉero kaj preteriras kun sia ĉevalo, lanterno kaj kaleŝo.

Ili venas ĝis la loĝejo de Pirnat. Pirnat sidiĝas en mantelo sur la sojlon kaj tuj ekdormas. La edzino malŝlosas la pordon, piedpuŝas kaj vokas lin.

”Leviĝu, vi estos tuj en la lito.”

Pirnat leviĝas kaj pluenpalpas. Pro sekureco li iras en la ŝtuparo unua. Estas plena malhelo. Žitnik palpas per la maldekstra mano la sinon, per la dekstra li kaptas la manon de Zina kaj kisadas ĝin. Tiel bone li fartas, li ŝajnas al si mem ĝentila, grandanima, plena de grandega, ĉarma amo.

La servistino malfermas la apartamenton.

Žitnik volas adiaŭi, sed Zina invitas lin al teo. Ŝi referencas al la deziro de la edzo. Pirnat sidas sur la piedflanko de la proksima lito kaj klopodas teni sin rekta: ”Jes,” li kapbalancas, ”teo ... oni devas, kiel vi kredas ... oni devas!”

La edzino ekkaŭras antaŭ li kaj komencas forpreni la ŝuojn. Ŝi helpas lin forpreni la pantalonon, la jakon kaj alion.

”Nun kuŝiĝu,” ŝi ordonas, kovras lin kaj kisas sur la vangon.

”Bone dormu, edzeto!”

”Jee-ee —” ronkdiras la edzo kaj ekspiras profunde kaj malrapide. Kaj en la dormo tio ŝajnas al li: II Malantaŭ blanka kovrita tablo, kiu situas inter la pordo kaj vando, sidas iom kurbita kaj fortika vira nazo. Dekstre kaj maldekstre ĝi estas atakita de akno kaj tra la haŭtotruetoj penetris ŝvito kaj tute kovris ĝin. Ĝi brilas precipe de supre malsupren kaj sur la pinto reflektas la lampon, kiu lumas sur la tablo. Ora nazumo rajdas la fortikan kurbitan dorson kaj ĝi luliĝas hela kaj malpeza tien kaj reen. La nazo mem montras internan elanon kaj fieron. La nazotruoj senĉese moviĝas kaj larĝiĝas. Kelkfoje la tuto moviĝas, mallarĝiĝas kaj relarĝiĝas, kiel se ĝi volus entiri unuavice la mentoneton, kiu sidas vidalvide.

La mentoneto estas mola, ridetanta kaj havas sube meze kaveton, kie prepariĝas kaj evoluiĝas ridetoj. Nun io kaŝiĝas en la ombro, kiel nigra pripenso, sed post momento ĉio estas klara kaj la rideto prilumas la sinjoron najbaron kiel suno.

La nazo serĉas la manon de la mentoneto, kaj kiam li trovas ĝin, li portas ĝin al si kaj frotas sin al ĝi, mola kaj grasa. Pirnat sentas premon en la koro. Li estas dum momento certa, ke li devus leviĝi kaj diri ion gravegan, sed tuj poste li konstatas, ke estas antaŭ li nur nazo kaj mentoneto kaj ke al ili ne eblas riproĉi malbonfarojn.

”Sidiĝu pli proksime,” kantas la nazo, ”vi estas bela kiel rosmareno aŭ dianto kaj mi tiel ŝatas vin, ke Dio mem helpu min.”

”Tion mi ŝatas,” ridetas la mentoneto kun sia kaveto, ”kaj nur tion mi deziras, ke mi ne havu tro da kunulinoj en mia amo. Ĉar, eĉ se mi havas edzon, mi povos fariĝi sufiĉe ĵaluza, kiam mi havigos amanton.”

La nazo metas la dekstran manon sur la koron, levas alte en la aeron la maldekstran manon. Leviĝas, fleksas la dekstran genuon kaj ekkaŭras.

”Mi promesas, kaj la tero tuj komencu rondiri en la malan direkton, se mi iam intencos rompi nian belan rilaton. Mi petas, ankaŭ vi ĵuru!”

Ombro kovras la kaveton de la mentoneto kaj oni rimarkas, ke ŝi tute ne estas tiel perdita edzino, kiel povus, tute erare, ŝajni al iu. Ŝi rigardas la liton, kie ronkas la geometro. Ŝi rigardas lin dolĉe kaj suspiras. Ĉion tion rimarkas la nazo, la nazotruoj ekflirtas, mallarĝiĝas kaj denove elane larĝiĝas kaj diras saĝe kaj samtempe malrespekte: ”Vidu lin, plej kara, kiel li forgesis sin mem kaj ebriiĝis ĝis senkonscio. Memoru, kiel vi tiris lin sur la strato, kiel li pendis sur vi kaj ĉirkaŭbatis per la brakoj, kiel se ili ne estus liaj propraj. Kiel malbele li rigardis, memoru, nur per la blanko de la okuloj! Kiel saliva kaj abomena li estis ĉirkaŭ la buŝo, kaj se mi memoras, ke vi kisis lin sur la vangon, kiam li falis sur la liton kiel plumpa ŝtipo, ŝajnas al mi, ke mi ne plu povus kisi viajn ruĝajn lipojn.”

La mentoneto tuj preparas siajn lipojn por konvinkiĝi, ĉu la penso de la nazo estas serioza aŭ nur eldirita kun la intenco, ke la vortoj pli bone agordiĝu kun la koro kaj orelo. La ombro en ĝia kaveto malaperas, ĝi estas tute klara kaj suna.

La nazo kliniĝas senprokraste kaj premiĝas al ĝi.

La koro de Pirnat premiĝas ankoraŭ pli kaj pro tio li anhelas kaj raŭkas timige. En la oreloj bruas kiel voko de la lasta juĝo: ”Leviĝu, leviĝu, leviĝu!” Sed li ne povas, ĉar li kuŝas kvazaŭ ligita kaj ensorĉita.

”Diru do al mi, por ke nia amo estu definitive decitita,” stimulas la nazo.

”Mi timas,” la mentoneto subite aldonas ĉarman skrupulon, ”ke la konscienco riproĉos min. Ni virinoj havas terure senteman konsciencon, kaj tial ĉio, kion ni malbonfaras, plej dolorigas nin mem.”

”Vi eraras, neeble, neakcepteble!” la nazo svingas sin en la aero, firme nee moviĝante. ”Ne ekzistas ujo, nek en la ĉielo nek sur la tero, kiu povus tiom kaŝi kaj kaŝadi kiom virina koro. Se vi ekhavos amrilaton kun mi, vi mem certiĝos pri la vero de miaj vortoj. Mi antaŭdiras al vi, ke estos ludo por vi rilati same ameme kaj al mi kaj al via edzo. Mi konas virinojn kaj tre estimas ilian supernaturan kapablon adaptiĝi samtempe al plej malsamaj cirkonstancoj.”

”Mi kompatas lin,” diras la mentoneto. ”Vidu, nun mi rimarkas, ke mi vere amas lin.”

”Se vi ekhavos amrilaton kun mi,” cerbumas la nazo kaj movas la nazumon, ”plurfoje aperos antaŭ vi similaj kaj eĉ pli malbonaj sentoj. Inter la ĝuoj de la vivo unu el la ĉefaj estas ŝanĝoj. Kiel ĉiele estas havi ion hejme, kaj alie denove ion alian. Kiam oni ĝojas hejme, oni pensas kontente kaj ĝue alien, kaj kiam oni ĝojas alie, oni pensas tutanime kaj korvarme al la hejmo. Tiel, vidu, oni estas ambaŭflanke milda kaj justa.”

Nun la nazo rimarkis, ke la momento estas oportuna.

La mentoneto iom kliniĝis, la rideto en la kaveto ricevis duone ĝentilan duone doloran aspekton, ĉio indikis, ke malfermiĝis la varma virina koro, ke la vortoj atingis, kion ili celis. Ke la nazo tion rimarkis, estas klare. Kontente li faltis la haŭton je la pinto, vastigis la nazotruojn kaj ekbrilis en multe pli hejmeca graso ol li brilis ĝis nun.

La nazumo ekmalrajdis; la risorto kunpremiĝis kaj falis silente sur la tapiŝon. La nazo eltiris la manojn, ĉirkaŭprenis la plenan zonon de la mentoneto, levis ŝin, je kio ankaŭ ŝi kunlaboris, kaj metis ŝin sur la genuojn.

La koro de Pirnat volis eksplodi. Tiu anĝelo, pri kiu estas skribite, ke ĝi staras antaŭ la paradizo kaj per fajra glavo forpelas ĉiun teranon, kiu proksimiĝas, ŝajnis stari tute apud lia lito kaj terurige montris sian sangofajran glavon.

”Jen!” diris laŭte la anĝelo. ”Pirnat, prenu, tiru! Montru, ke vi decidas en la domo, ke vi estas viro!”

”Mi dormas, mi dormas damnan dormon,” diras Pirnat, kaj nur lia koro volas eksplodi, el la buŝo li ne povas eligi alion ol pli teruran ronkadon.

”Jen glavo,” diras la anĝelo fiere.

”Svingu, svingu, svingu kiom vi povas!” Pirnat volas ekkrii, kaj la anĝelo, kiu estas spirito, komprenas ankaŭ vorton eldirita en la animo kaj nedirita per buŝo kaj lango. Tial ĝi komprenas la edzon-suferanton kaj respondas.

”Poetoj jam multfoje metis min en lokojn, kie mi baru la vojon al iliaj amatinoj. Sed, por esti sincera, mi en ĉi tiu okazo diru, ke mi ne havas rajton alie ol antaŭ la paradizo. Jen, prenu, mi pruntedonas al vi la glavon, ĉar mi vidas, ke okazas al vi ĉielenkria maljustaĵo.”

”Donu al mi, donu! Mi volas fortranĉi la kapon de ili ambaŭ!”

Sed Pirnat profunde dormas kaj ne povas moviĝi, kvazaŭ monto kuŝus sur li.

III Kiam Pirnat la postan matenon malfermis la okulojn, la edzino sidis ĉe la fenestro. La ĉambro estis hela kaj ordigita, nur lia lito estis surkuŝita kaj en malordo. La littukon li kunfaldis kaj ĝi pendis desub la litkovrilo sur la plankon kiel dika ŝnuro.

La edzino tuj rimarkis, ke li rigardis: ”Postebrio,” ŝi diris, ”ĉu ne?”

La edzo kunpremis la palpebron, kiel se li terure suferus. Li diris: ”Kaj tiu aĉa gusto, kiun mi havas en la buŝo!”

Dum iom da tempo li krampe kuntiriĝis, poste li leviĝis, forprenis la ĉemizon kaj ĵetis ĝin sur la liton. Kun nur kalsono sur si li tiris sin malrapide al la lavkuvo kaj fiksis ĉirkaŭ la zono viŝtukon. La haroj elstaris en ĉiujn direktojn, la okuloj sangkoloris, sed la vizaĝo estis pala kiel iom flaviĝinta graso. Li klinis sin super la kuvon, prenis la kruĉon, levis ĝin super la kapon kaj verŝis akvon sur la nukon. Ĉar lia mano tremis, li vokis la edzinon.

”Zina, mi petas, vi verŝu!”

La edzino komencis surverŝi la kapon super la nuko.

”Mi petas, verŝu tiel, ke estos forta fluo. Tia premo plaĉas al mi.”

La tempiojn li mem malsekigis kaj ŝprucis antaŭ sin, tiel ke li malsekigis la spegulon kaj vandon. Li lavis la buŝon per odolo*, la dentojn per kalodonto*, kaj longe gargaris kaj kraĉis. Por matenmanĝo ne estis hejme io taŭga. La edzino menciis kafon, teon kaj ĉokoladon. Li kapneis, vestis sin kaj iris en gastejon. Li revenis el la ŝtuparo kaj kriis en la kuirejon: ”Mi petas, havigu por mi tiujn malgrandajn verdajn kukumetojn!”

En al gastejo li mendis gulaŝon kaj bieron. Dum li malrapide ensorbis la duan kruĉon kaj rigardis samtempe la plafonon, ne atentante la gastojn, kiuj sidis kaj interparolis ĉe la aliaj tabloj, enŝteliĝis en lian kapon penso, subita kaj violenta penso. Li tenis la kruĉon sur la lipoj, la kapon klinita malantaŭen, sed li ne plu glutis. Io ekbrilis antaŭ liaj okuloj, kiel se iu estus batinta lin kaj * varnomoj vidiĝus fajreroj. Li metis la kruĉon sur la tablon, kliniĝis al la rando, nekonscie eltenis la montrofingron, svingis ĝin antaŭ la vizaĝo kaj metis ĝin al la lipoj.

”Tio, kion mi sonĝis, tio ne estis sonĝo ...”

Li haltis kaj denove svingis per la montrofingro.

”Tio estis la damna, aĉa vero!”

Subite li iom kuntiriĝis, kiel se iu estus batinta lin. Li faligis la manojn laŭ la seĝo, klinis la kapon kaj la homoj atente rigardis lin. Eble li malbonfartis.

Tiam li tuj batis per la karna manplato sur la tablo, tiel ke la ujeto por salo kaj pipro eksaltis, kaj ekkriis: ”Pagon!”

Li ĵetis groŝon da trinkmono sur la tablon kaj prenis la mantelon.

”Mi petas, mi petas,” la kelnerino interrompis lin kaj volis teni la mantelon.

”Kion vi petas?” li grumblis. ”Mi nenion petas de vi!

Iru al la diablo!”

Li surmetis la ĉapelon, kaj eliris malmole apogante sin al la bastono. Li rapidis sur la strato kaj la pensoj galopis en lia kapo kiel ĉevaloj. Li vidis konstante antaŭ si Žitnikon, li eltenis la manojn, pugnigis ilin, batis per la bastono la vojon kaj ŝajnis al li, ke tuj tuj li devus ekkrii: ”Jen bato, hundo, jen plia bato, hundo, jen tria bato por vi, hundo!”

Sed sub la frunto kolektiĝis io plumba, strikte pripensita kaj konsilis: ”Nur kviete, nur kviete! Malvarman sangon, tio validas!”

Kaj el la koro bolis kaj ŝaŭmis io kvazaŭ brulanta lafo: ”Mi detruos vin, sursaltos vin, paŝos sur via kapo, kaĉigos vin sub la kalkano kiel raton, senhonta aĉulo!”

Kaj denove aperis konsilo malantaŭ la frunto: ”Amika vorto ... ĝi pinĉas, ĝi bruligas, ĝi mordas en la animo, kvazaŭ oni premus sur nudan haŭton fajroruĝan feron.”

Senscie li venis en la vestiblon de la domo, kie loĝis Žitnik. Li flugis en la ŝtuparo kiel plumpa birdo, laŭte sonoris kaj en la vestiblo senvorte preteriris la virinojn.

”Detruu la pordojn, rompu, batu,” ŝtormis en lia koro, sed en la kapo konsiliĝis: ”Riproĉo de amiko al amiko pli amaras ol absinto kaj tranĉas pli ol razklingo. Kontrolu vin, estu viro!”

Žitnik sidis malantaŭ tablo, havis malfermitan libron antaŭ si kaj ekridis.

”Bonege, bonvenon, amiko!”

Li ekstaris, sed en la rido rimarkeblis, ke li ne estas tute trankvila.

”Sidu,” diris Pirnat malhele, staris antaŭ la tablo kun malbutonita mantelo kaj krucumis la brakojn malantaŭ la dorso.

”Ĉu pro tio,” diris Žitnik, ”ke vi pli facile konvinku min?”

Li estis pala, ne plu ridis kaj aspektis, ke li ne regos la situacion.

”Vi misuzis tion, kio estas por mi plej sankta en la mondo,” estis la unua frazo de la malagrabla interparolo.

”Ĉu amikecon?”

”Ne amikecon, sed mian edzinon!”

Žitnik jam pretis komplete cedi kaj submetiĝi, sed la kvietaj vortoj de Pirnat turnis la aferon. Subite li ekstaris kaj diris: ”Kaj nu vi sidiĝu, por ke mi pli facile konvinku vin. Mi ne misuzis vian plej sanktan. Mi estis iom malsobra kaj dufoje kisis ŝin. Kial vi ebriiĝas kiel bestaĉo?”

Pirnaton kaptis tute nova sento. Li klinis la kapon kaj profunde enpensiĝis.

”Mi ne plu parolos pri la afero kun vi,” li decidis post longa tempo kaj gravmiene aldonis: ”Mi aranĝos kun ŝi!”

Li foriris sen saluto kaj, kiam li paŝis en la ŝtuparo suben, li murmuris al si mem, eltenis la manojn kaj pugnigis ilin: ”Tio estas virina impertinenteco, jes, virina impertinenteco! Li dufoje kisis ŝin, kaj pri tio ŝi kulpas! Ĉar neniam viro povas diri, ke li kisis virinon, se la virino ne emis esti kisata!”

Kvankam la pensoj moviĝis en tute novan direkton, restis tute samaj la sovaĝaj kaj brulantaj sentatakoj, kiuj kolektiĝis en la koro. Ili batadis en la kapo kaj lekis lian teruran vundon per fajra lango: ”Mi erigos vin en sunpolvon, virino, la sangan koron mi eltiros el via brusto, he, putino!”

Sed en la kapo trankviligis denove silenta penso: ”Ne ekscitiĝu, ne ekscitiĝu! Ju pli bona vi estis, des pli premos ŝian bruston trankvila vorto!”

Kaj la kolerlafo, kiu ŝprucis el la brusto, bruis: ”Malbenita ... ankaŭ malantaŭen. Estu malbenita, virino, ek de via naskiĝo kaj ĝis via morto! Pereu, vi sen konscienco!”

Post tiuj frazoj Pirnat tiel premis sian bastonon, ke ĝi certe rompiĝus, se ĝi ne estus el tiel malmola ligno.

Li venis en la vestiblon de la domo, kie li loĝis, kaj haltis antaŭ la ŝtuparo. Sufero kaptis lin, li forprenis la ĉapelon de la kapo, eltiris naztukon el la poŝo kaj sekigis sian frunton. Li rigardis al la alta plafono super la ŝtuparo, suspiris kaj murmuris: ”Faru, ho Dio, ke mi povu kontroli min!”

Malrapide kaj anhelante li eniris la apartamenton. Al la servistino li diris: ”Voku mian sinjorinon!”

Zina alvenis — diketa, sana.

”Ŝi plaĉas al mi!” li subite pensis. ”Tio estas teruraĵo! ...”

”Sidiĝu,” li ordonis laŭte.

”Ĉu vi kredas, ke mi estas surda, se mi staras?!”

Ŝi iris al la fenestro, apogis sin al ĝi kaj rigardis al la ĉambro.

Pirnat forprenis la mantelon, ĵetis ĝin sur la liton kaj post ĝi ankaŭ la ĉapelon kaj bastonon. Poste li metis ambaŭ manojn en la harojn kaj aranĝis ilin kvazaŭ komponisto. Li rigardis la edzinon kaj diris: ”Ĉi tie ne ekzistas senkulpigo! Tiel estas kaj ne alimaniere! Vi rompis la geedzan fidelecon!”

”Al kiu?”

”Al mi!”

Pirnat kurbigis la dikfingrojn en la pugno kaj premegis ilin per la aliaj fingroj. En lia kapo fluetis kiel varmeta akvo: ”Nur kviete, nur kviete! Montru, ke vi regas la situacion!”

Kaj li daŭrigis laŭte: ”Ĉi nokte vi amindumis kun mia eksamiko, sinjoro profesoro Antono Žitnik!”

La edzino malfermis la buŝon, sed li montris al sia buŝo kaj ŝia kaj minacis per la montrofingro: ”Ne malfermu ĝin! Fermu ...”

La vortojn, kiujn li diris post tio, li eldiris kvazaŭ ĉiu silabo estus memstara kaj tre akcentita vorto: ”Mia eksamiko, sinjoro profesoro Antono Žitnik asertis laŭvorte, ke li kisis vin dufoje!”

La lasta silabo estis terura por la orelo. La ”E” estis dika kaj malmola kiel branĉnodo. Ĝi flugis tra la ĉambro, kiel se oni estus ĵetinta malmolan ŝtipon.

La edzino denove malfermis la buŝon, montris sanajn, malgrandajn dentojn kaj laŭte ekridis. Kaj ŝi hihiis kaj heheis kaj hahais senĉese. Kaj tiu rido estis tiel libera kaj tiel natura, ke eventuale nur la plej bona konanto de virinoj povus en ĝi trovi spuron de artefariteco. Pirnat ne konis virinojn kaj ne trovis tion.

”Vi do lasis vin trompi,” estis la unuaj vortoj, kiujn Zina elbuŝigis inter la ridegado. Denove komenciĝis la hihiado, heheado kaj hahaado, kaj post longa tempo denove kelkaj vortoj: ”Ni vetis kaj mi perdis la veton.”

”Kion vi vetis?”

”Ke li diros al vi: trifoje mi kisis ŝin — kaj vi kredos tion, tio estas lia veto. Ke li diros: trifoje mi kisis ŝin — kaj vi ne kredos, tio estas mia veto! Mi perdis ... Antono, vi estas terura sentaŭgulo, Dio indulgu vin!”

Pirnat eliris el la ĉambro. Li iris en la koridoron, metis la manojn en la poŝojn kaj rigardis la pejzaĝon. Li sentis, ke la kapo ĉesis dolori. Li revenis en la ĉambron kaj demandis: ”Je kio vi vetis?”

”Je ĉapelo! Se mi venkos la veton, li aĉetos ĉapelon al mi, se li venkas, mi aĉetos al li! Kiajn li uzas?”

Pirnat ekridetas kaj murmuras: ”Ververe ... amuze ...”

Post la tagmanĝo li leviĝadis kaj residiĝadis sur la sofo. Rimarkeblis, ke li sentas sin malagrable. Li subite elfalis el la kutima ordo kaj estis pro tio nervema. Nun estos la unua kaj je tiu tempo li ĉiam estis kun Žitnik jam en la kafejo.

La edzino sidiĝis al la skribtablo, prenis lian vizitkarton kaj skribis. Kiam ŝi finis, ŝi legis ĝin, elektis inter la paperoj en la kesto koverton, metis en ĝin la karton kaj volis ĝin glui. Subite ŝi kvietiĝis kaj diris: ”Vi povus malfermi. Prefere vi nun legu! Mi skribis al Žitnik, ke li venkis la veton. Jen ... legu! Mi vidas, ke vi tute ne fidas min!”

”Ne estu ridinda!”

”Nu, en tiu kazo mi gluos la leteron kaj vi promesas, ke vi ne malfermos ĝin!”

”Promesas!”

”Ĉu io tia estas entute ebla hodiaŭ?”

Pirnat ekscitiĝis kaj postulis obstine: ”Nun vi devas glui la leteron!”

”Bone!”

Zina lekis la gluon, metis la leteron sur la tablon kaj premis per pugno.

”Jen al vi!”

Pirnat enpoŝigis, surmetis la mantelon kaj iris en kafejon.

IV Semajnon pli poste Žitnik renkontis Zinan surstrate. Ŝi estis nigre vestita, agrable ruĝa pro la malvarmo, rondeta kaj vigla, tiel ke la vivo brilis de ŝi. En la defluejoj kuŝis neĝo, sed la trotuaroj estis sekaj kaj frostaj. Oni vidis, ke la homoj, kiuj iris sur la statoj, frostas. La viroj havis la kolumojn de la manteloj suprentiritaj, sed la virinoj brulis en la vizaĝoj, kvazaŭ ili hontus pro io.

Zina haltis, vigle saltetis de unu piedo al alia, turniĝis jen dekstren jen maldekstren, kapklinadis kaj ridetis.

”Nu, bela afero? Jam tutan eternecon vi ne montris vin!”

”Plenplene da laboro, plenplene da zorgoj, sur la ŝultroj la pezo de la vivo,” sisteme nombris Žitnik.

”He, vi estas pigrulo, terura pigrulo! Eĉ vivi vi ne deziras.”

”Tio ne estas vera! Mi ja ĉion fortrinkas kaj formanĝas. Mi ne estas same kuraĝa kiel vi. Lastfoje, ekzemple, tiu karto! Mi ŝvitis. La edzo portas ĝin kaj vi skribas en ĝi, kiel vi trompis lin! Kie estas mia ĉapelo, haha?”

”Hejme!”

”Nekredeble!”

”Pirnat aĉetis ĝin! Mi kredas, ke ĝi plaĉos al vi. Venu preni ĝin, ĉu vi kredas, ke mi portados ĝin post vi?!”

”Ni iru iom!”

Ili iris dum iom da tempo silente antaŭen. Zina rigardis lin plurfoje de flanke. Ŝi ridetis kaj ŝiaj okuloj brilis.

”Kaj en la lernejo?

”Nenio,” li siblis.

”Ĉu vi estas kelkfoje sola — en la oficejo?”

”Ne! Mi ankoraŭ ne estas rektoro!”

”Kaj hejme vi ankaŭ havas ... du kerubojn! Kiel ajn oni turnas vin, por nenio vi taŭgas!”

Ili venis ĝis la vendoplaco.

”Almenaŭ aĉetu ion al mi!”

”Elektu!”

”Vi montru vian kavalirecon!”

Ili haltis antaŭ granda tendo. Žitnik ekvidis rondaĵon da figoj, ekridis kaj prenis la plej grandan.

”Ĉi tion mi donacas al vi!”

Zina prenis la rondaĵon, enpuŝis ĝin en la mufon kaj ekridis; sed en la rido rimarkeblis ofendiĝo kaj kolero. Ĉe la adiaŭo ŝi ne povis deteni sin kaj provis diri, laŭeble plej afable: ”Dankon por ĉi tiu — simbolo*. Envere, sciu, mi devus doni ĝin al vi.”

Ŝi foriris rapide kaj vigle, kaj Žitnik turnis sin kaj rigardis post ŝi.

”Mi povus havi ŝin,” li diris al si enpense. ”La edzo ne ĝenus min ...”

Li malrapide turniĝis, plueniris kaj daŭrigis pensi: * doni figon = figure: doni nenion, seniluziigi ”Vi ne havas tempon, kie vi trovus tempon ankaŭ por ŝi?! Matene viciĝas oficaj horoj, posttagmeze denove oficaj horoj. Post tagmanĝo vi bezonas la kafejon, post vespermanĝo la trinkejon; se ankoraŭ restas horo, vi bezonas ĝin por la parencoj! Kiom da vivo estas en tiu mondo! Kiel pigraj ni estas ... kiel malmulte ni emas vivi!”

Li eniris tabakejon kaj plene dediĉis sin al elekto de la plej bona portorika cigaro.

Milan Pugelj.

El la slovena tradukis Franko Luin

La rakonto pri Gunnel

Nun la parolanto estis la bela filo de Gunnel, la fabelema: ”— kaj ĉar tiu via subita simpatio devas esti klarigita, mi volas memorigi vin pri io, kio estis kara al vi en la tagoj de via juneco ... kara vizaĝo ... dolĉa voĉo ... aŭ haroj, blondaj kaj krispaj, kiel la miaj ...”

La junulo parolis malrapide kaj kun flegmo, kiu ne estis propra al li.

Interne de li elkriis Gunnel sian senesperan doloron pro la perdita reĝo de la memorplena somero, pri la reĝo, kiu forlasis sian reĝinon kaj pli ol tion. Interne de li kriis la sciemo de lia infaneco kaj la venĝemo de lia junuleco. Interne de li kriis okazaĵo en la montegaro, okazaĵo en somera suno kaj vintra neĝo: disŝiru lian koron kaj superŝutu lin per doloro!

”—Jes, panjo estis blonda, kiel mi. La haroj estis senordaj kaj krispaj. Ŝi havis miajn okulojn, kaj mi havas ŝian rigardon. Certe vi ne konis ŝin ... Gunnel, la fabelema, Gunnel Björklid ...?”

La nejuna sinjoro iĝis tute blanka en la vizaĝo. Li malfermis sian buŝon por diri ion — sed diris nenion.

”—Sed kiu konas,” diris la junulo, ”la vojojn kaj vojetojn de la homoj? Mi ja ne povas scii, kie iradis profesoro de ŝtonoscienco dum sia vivo. Ni havas strangajn specojn de ŝtono hejme, ĉe ni, en la montegaro.”

Li turnis paron da fulme bluaj okuloj sur la alian, sed li ne trovis lian rigardon. Li vidis rigidiĝintan vizaĝon kun maltrankvile moviĝantaj palpebroj kaj manon de studĉambrulo, firme ĉirkaŭprenanta la ŝiporandon.

La vaporŝipo veturis kontraŭflue en bela rivero inter altaj bordoj. Trunkoj por la segejoj preterglitis laŭ rotoj kaj duonrotoj. La ŝipestro sidis inter amikoj ĉe sia punĉotablo, kaj la ekridoj ondis supren kaj malsupren.

”—Panjo, maljuna panjo! Jes, ŝi estas nun de longe mortinta. Iĝis tro penige por ŝi portadi tion ... kaj fine ŝi falis senforta sub la ŝarĝo. Tio estis la sola doloro, kiun ŝi kaŭzis al mi — Gunnel Björklid — kaj estis kun plorantaj larmoj ... Mi ne komprenas, kio ligis ŝin al la vivo.

Kelkfoje mi kredas, ke eble mi, ŝia filo, sed aliflanke tamen ne mi, sed io alia, kion mi ne konas. Mi neniam vere komprenis ŝin ... tion, kion ŝi kaŝis kaj neniu konis ...”

Per la piedo li ekŝovis sian betulŝelan tornistron pli sub la benkon, kaj levis siajn bluajn okulojn sur la alian.

”—Vi venas al mi kaj diras, ke vi sentas strangan simpation por mi, kiun vi neniam antaŭe vidis! Ŝin vi amus!”

La bluaj okuloj sin ne deturnis. Nun ili vidis, kiel la alia kvazaŭ kuntiriĝas kaj ekhavas pli rigidan vizaĝon.

Poste la blua rigardo sin turnis al eleganta valizo kun bela nomo sur arĝenta plateto. Li enpense faris kapmovon.

”—Jes, vi komprenas, malfeliĉaĵo okazis al ŝi iun someran tagon ... kaj poste venis alia malfeliĉaĵo, infano — kaj la infano estis mi. Antaŭe ŝi vivis sur sia somera paŝtejo kiel hela kaj mirbela infano de la naturo kaj fantaziadis kaj kantadis sunbrilon de la mateno ĝis la vespero, tiel ke fulmis kaj brilis ĉirkaŭ ŝi ... Mi venis tro malfrue por aŭdi ŝin kanti sunbrilon ...”

Li rigardis la alian kaj ree aŭdiĝis lia kvieta enpensa voĉo: ”—Kaj kiu tion kaŭzis, tiun mi malbenis tiel longtempe, kiel mi povis malbeni ... Sed mi sidas tie ĉi rakontante al vi historion, kiu ne havas intereson por vi ... kaj la vojaĝantoj preteriradas mirante, kial junulo el la montegaro kaj eleganta sinjoro el Stokholmo aŭ Upsalo havas tiom priparolotan ... kaj la vilaĝoj sur la riverbordoj preterglitas verdaj en somermeza suno ... kaj la vivo povas esti bela kelkfoje ... sed neniel mi povas forgesi, ke mi havas kelke da malbenoj, ĉiutage dirotaj super nekonata viro ... Sed estas ja malvarme al vi meze de la varmega somera tago, mi vidas ...!

Jes, ploradon mi aŭdis super mia lulilo — kaj strangajn poeziojn. Amon mi ricevis pli ol ĉion alian. Vi ne povas imagi, kiel dolĉe ŝi povis kisi kaj flustri: ”Mia knabeto — mia knabeto!” Se vi ricevus kison de ŝi, vi neniam forgesus ĝin. Jes, Gunnel Björklid povis kisi ... Dio scias, kiu instruis ŝin ...”

La profesoro ĵetis rapidan rigardon sur la junulon kaj renkontis paron da senkompate ruzaj okuloj.

”—Kaj borante mian nazeton proksimen al ŝia brusto mi ĉiam sentis dolĉan bonodoron de arbaro ... arbaro kaj mistiko ... kaj iom da mistera bela malproksimo, kiun mi komprenis kaj ĝuis, sed kiun mi neniam povis nomi ...”

La viro sidis rigide kaj silente.

”—Al mi multe rakontis pri ŝi tiuj, kiuj ŝin konis dum ŝia floranta juneco. Ĉiuj strangaj homoj. Oni fantaziis multe en tiu izola valo inter la montegoj, kaj tie la homoj vivis du vivojn. Unu akompanis ilin dum la ĉiutaga laboro hejme apud la grizaj dometoj. La alia akompanis ilin en la arbaro, loĝis kun ili sur la somera paŝtejo, kunestis kun ili en la malgrandaj segejoj, mueliloj ĉe la riveroj, igis ilin per sorĉo perdi la vojon sur la marĉo, mistike kriis al ili de pinoj kaj abioj, de montoj kaj deklivoj. — Ho, se vi povus kompreni ĉion ĉi! Tiu alia vivo ne povis transiri Lappmyrhöjden sen la sento, ke io stranga okazos en kiu ajn momento, kaj neniam transpasis paŝtejon en la vesperiĝo ne aŭskultante, ĉu aŭdiĝas la hundoj de la koboldoj, kiuj bojas du bojojn samfoje — aŭ timtremi pro la sekretplenaj infanoj, kiuj ploras sub la planko de la paŝteja dometo. Tiaj misteraĵoj kelkfoje igis eĉ la plej memfidajn maljunulojn en la vilaĝoj kuregi tiel, ke la betulŝelaj ŝuoj frapis ilian longan, nekombitan nukhararon — laŭlonge de la vojeto — antaŭen sur la deklivo — malsupren sur la vilaĝa vojo — hejmen al la dometo. — Ho, tiuj homoj, vivantaj en fantaziado, sinjoro-profesoro?

La homoj tie hejme — ili estis rezino, turdo kaj lineo.

Mi vidas tiel klare mian hejman vilaĝon en la montegaro — grizaj domoj, sin kunigintaj en grupeton por ne esti tiel plorige solaj, kiam la vintro staras mallume super la lando. Iliaj lumantaj fenestretoj estas kiel la okuloj de aro da lupoj. Sed en la lumo de la somera nokto ili kuŝas tie kiel aro de kaproj, atendantaj la sunon ...

Vi kompreneble neniam aŭdis pri Gunnel la fabelema.

Kiam ŝi preteriris kum sia enpensa poeta rigardo kaj sia ora harligo sur la dorso, kapaprobis ĉiuj maljunulinoj, kaj ĉiuj maljunuloj korvarmiĝis, kaj la junuloj sentis suferigan deziron en siaj koroj. — Vi kompreneble neniam aŭdis Gunnel rakonti — sed Dio scias, de kie ŝi prenis siajn kolorojn! Unu rakonto estis violkolora kaj melankolia kun malhelaj estaĵoj moviĝantaj en la krepusko.

Alia estis bluegriza. Ĝi estis rakonto en la nebulo de la lago dum aŭtuna mateno. La kolombo ofte kriis en tia rakonto. — Aŭ ŝi sidis, helhara kaj bluokula, ensorĉante la aŭskultanton en okazaĵon, kiu estis fulme flava en brilanta suno. Kaj meze en ĉio oni povis aŭdi la gruon krii kaj la bovinan tintilon tinti el la arbaro ...

Ŝi, Gunnel, kiu estis tiel dolĉanima, iutage ĉirkaŭprenis mian gorĝon per siaj fingretoj kaj ekpremis. Tiam ŝi ploris kaj kriis virnomon, kiun mi neniam antaŭe aŭdis.

Neniu havis tiun nomon en nia regiono. Mi kredas — ĉu vi ne kredas, same kiel mi, ke ĝi estis la nomo de iu, kiu foriris malproksimen de ŝi — kiun ŝi volis revoki ...?”

Li ridetis vidante, kiel la alia ektremas.

”—Forgesi”, li diris, malrapide, kvazaŭ li volus suferigi iun, ”forgesi, kion oni aŭdas en tia momento, tion neniu povas ... Kion vi kredas? Kiam la plej amata, kiun mi havas sur la tero, freneziĝas pro doloro kaj ĉagreno — ĉu mi povus forgesi, kion mi aŭdis, kiam mi sentis ŝiajn ferajn manetojn ĉirkaŭ la gorĝo? — Sed tion mi faris. Mi estis tro juna por kompreni, ke tiu tago venos, kiam mi havos kelkajn aferojn priparolotajn kun tiu sinjoro ... Ĉu vi ne, same kiel mi, kredas, ke ĝi estis la nomo de tiu, kiu foriris forlasante ŝin kaj min?”

Li metis la manon sur la ŝultron de la profesoro kaj diris kviete: ”Kelkfoje mi sopiris paroli trankvilajn vortojn de trankvila viro kun la fremdulo, kiu igis ŝin plori dum tiuj jaroj. Mi dezirus lin vidi — la someran reĝon de Gunnel — mi, kiu estas ŝia fantazia princo. Ho Dio, kia viro li nepre estis tiun sunbrilan tagon, en kiu li konkeris Gunnel per la rajto de juneco kaj amo. Mi dezirus vidi lin tie ĉi antaŭ mi kaj paroli kun li, same kiel mi parolas kun vi, kviete kaj trankvile, kaj same kore kiel kviete malbeni lin. Li ne aŭdus la vortojn, ne sentus ian mankon de afableco, sed mi esperas, ke li pli malpli frue sentus la bonigan efikon de miaj petsopiroj.”

”Ne — ne — tiel ne parolu!” diris la profesoro per dika voĉo.

La bela filo de Gunnel, la poeto, kunmetis siajn manojn antaŭ la genuon kaj ekrigardis en la sunbrilon.

”Oho, oho”, li pensis. ”Certe, se vi efektive estas tiu, kiu vi miaopinie estas, mi trenos vin je la piedoj, maljuna marmoto. Se efektive ekzistas ia animo krianta en tiu ĉi maljunulo, li havos sian krizan tagon hodiaŭ.”

Nun ree la profesoro: ”Ĉu la vivo ne estis malfacila kaj mizera tie en la izolejo? Ĉu ŝi neniam aŭdis ion pri tiu fremdulo?”

”Monon, vi volas diri? Jes, ŝi ricevis monan leteron.

Imagu: li sendis monon al ŝi ... ĉu tio ne estas malnobla? Ĉu ne? Fi, la diablo kaptu lin ... Tiun tagon, en kiu ŝi ricevis la leteron, ŝi senforte kunkurbiĝis sur la ŝtupo, kaj ŝiaj rondaj ŝultroj skuiĝis kaj tremis. Mi diras al vi, ke nun vere finiĝis ŝia somera fabelo. Komence ŝi iradis fervore prizorgante sian domon por la vintro. La jaro estis mizera. Sur ŝiaj kampetoj la frosto leviĝis blankvestita el la marĉo kaj mordis la hordeon, tiel kruele, ke ĝi mortis. Ŝi estis senlace laborema kelke da tagoj, sed ŝi murmuradis, kie ajn ŝi iris: ”Oni devas pripensi tion ĉi — oni devas pripensi tion ĉi. Estas pli ol mi povas kompreni, kio nun fariĝos kun mi.” Sed post tiu tempo ŝi ofte sidis kurba, kun la stria antaŭtuko ĵetita sur la kapo, provante nur ne pripensi tion — ne pripensi tion — ne pripensi tion ...

La mizera terstrio ĉe la malhela fluanta akvo vidis en tiu aŭtuno senesperan virinon vagadi, rigardadi kaj aŭskultadi. Se la norda vento estis blovinta longtempe kaj malgrandaj blankaj nubetoj glitis linie de nordo suden, tio por ŝi estis la vojo de la migrantaj birdoj — kaj ŝi sendis sian saluton al la reĝo de la junia fabelo. La aŭtuno estis veninta por ŝi kaj neniam plu forlasis ŝin, eĉ ne, kiam ŝi naskis min post kelke da monatoj kun doloro pli anima ol korpa. Min tamen ĝojigas, ke mi estis ĝojigaĵo por ŝi — ho, mia bela patrino! Mi ĝojigis ŝin. Ŝi tion diris al mi, antaŭ ol la okuloj rompiĝis en tiu kapo, kiu estis arĝente blanka, antaŭ ol ĝi atingis sian tridekkvinan jaron, la mortjaron ...

Kion vi opinias pri la rakonto, sinjoro?

Sed longe post la komenco de marto venis varmaj ventoj de la Golfa fluo. La arbaro nigriĝis, gutis de la pinoj. En tia tago ŝi alpiedigis siajn skiojn. Ŝi sentis, ke ŝi havos sian krizan tagon, kaj tiun ŝi ne povis atendi senmova. Estis malĝojo, tro granda por esti komprenebla. Dio konas la vojojn de eraranta animo, sed kial — kial — kuregis ŝi skie supren en la montegaron atendante ion tian? — Kion ŝi intencis viaopinie? Ĉu ŝi intencis daŭrigi la vivon? ... La neĝo algluiĝis al la piedoj, kaj estis malfrue, kiam ŝi atingis la dorson de la Tjala montego.

Lupoj ŝin sekvis. Tie ŝi devis sidiĝi — kuŝiĝi — kaj tie mi naskiĝis ... tio estas la historio de Gunnel ... Tiun montegon transiras homo eble unufoje ĉiun trian semajnon Se tio ne okazus tiun tagon — kio poste, sinjoro? Ankoraŭ hodiaŭ mi ne scias, ĉu la lapono, kiu venis, sekvis la postsignojn de la lupoj aŭ de la skioj, sed li venis ĝustatempe. Li helpis ŝin — banis min en la neĝo — prenis min en sian jaketon kaj skikuregis malsupren de la montego tra Granliden ĝis Maktoberg. Ŝi postsekvis, silenta, senforta kaj senplora en la vesperiĝo, kelke da horoj poste.

Kion vi opinias pri la rakonto? Estis preskaŭ tuta mejlo ĝis Maktoberg de la sanga loko en la neĝo ... Kion vi diras pri la rakonto? — Estas la rakonto pri Gunnel ...

Vi havas larmojn en la okuloj. Dio en la ĉielo, sinjoro, se vi ne havus larmojn en la okuloj ...!”

”Vi ne havas eĉ eron da kompatemo,” murmuris la alia.

”Ĉu la — hm — fremdulo estis pli kompatema?”

La juna poeto, la bela filo de Gunnel, rigardis la elegantan viron apude.

”Mi deziras krii insulton en la vizaĝon de iu,” li diris.

” Ĉu ŝi neniam parolis pri la somero, kiam la fremdulo venis al ŝi?” La demando estis preskaŭ flustro.

”Ne, sed la homoj rakontis pri ĝi.”

”Kaj kion ili diris? ”

”Multon. Pli ol estis vera. Fine mi nenion volis aŭdi ...

Ŝi paŝtis mem sian brutaron en tiu somero, kiel vi scias.

La paŝtejo estis malproksime de la vilaĝo. La okazaĵo multe dependis ankaŭ de ŝia soleco tie. Tiu paŝtejo ne estis bona por sola homo, ĉar tie — ridu, se vi emas — tie loĝis koboldoj kaj tie troviĝis nevidebla brutaro, kaj estis tie aliaj estaĵoj pli teruraj ol koboldoj, ĉar tiuj kaŭzas domaĝon al neniu, se ne pro bonintenco. Tie nevideblaj estaĵoj bruis en la kuirdomo dum la noktoj, kaj tie vidiĝis strangaĵoj ĉe la domanguloj kaj en la arbetaĵo, kiam ŝi je la sunsubiro iris nudpiede en la malalta, velure mola herbo de la paŝtejo — al la bolkaldrono kun la selakta fromaĝo kaj reen. Poezio kaj mistiko venis akompane de la bovinoj en la vespero, kiam la suno lumis ruĝa inter la krepuskaj abioj kaj la aero estis flava. La turdo kantadis kaj la strigoj kriis ’ho!’. Tio estis ŝia mondo. Iutage io okazis meze en la sunbrilo. Gunnel sidis dormante, kun la kapo sur sia brako. Subite ŝi vekiĝis, ĉar aro da koboldoj staris ĉirkaŭ ŝi postulante, ke ŝi edziniĝu. Juna viro apartenanta al la stranguloj de la arbaroj edziĝos je ŝi. Certe, ŝi estis ravita pro la aventuro. Oni ŝin vestis per edziniĝa vesto kun kobolda arĝento kaj strange modelita kobolda oro. Ringoj sur la manoj. Bukoj sur la brusto. Ĉirkaŭ la talio volvanta serpento. Gunnel sidis kvazaŭ en sonĝo. Ornami ili povis laŭplaĉe. La brutara hundo bojegis pro timo. La suno brilis kaj lumis. La gruoj kriis super la lago, la arbaro bonodoris, la aero tremis. Estis gajbrilanta edziniĝa vetero. La neĝa supro de Jadmo brilis malproksime, blanka kiel printempa nubo ... kaj nun okazis ... ke li venis ... la fremdulo ...”

”Jes,” diris la profesoro malrapide kaj ne sentante, ke li parolas. ”Jes, estis stranga vidaĵo, sed koboldojn aŭ ion tian mi ne vidis, kiam mi venis tra la paŝtejo al ŝia dometo, perdinte la vojon en la montegaro.”

”Nur homoj naskitaj dimanĉe povas vidi ion tian ...

Kaj kiam vi venis ...?”

”Kiam mi venis, ŝi kuris renkonte al mi, tremanta kaj mirbela. Ŝi ne havis arĝenton kaj oron sur si, sed larmoj pendis sur ŝiaj okulharoj kaj la suno loĝis en ŝia peza harligo. Mi tion neniam forgesos: ŝia rigardo estis mirige enpensa ... trembrilanta kaj malseka ... neniam dum mia tuta vivo mi vidis ion tiel kortuŝe belan. ’Vi estas mia savinto’, ŝi diris kaj ridetis per sia lumplena vizaĝo ... kaj nun okazis tio, kion ... mi ne kredis ebla ...”

”Mi scias, kion vi ne kredis ebla — mi scias, kio ĝi estis. Ŝi ĉirkaŭprenis vin kaj sin kaŝis ... Vi ne sciis, ke tia aventuro influas homon tiom, ke li ne scias, kion li faras, kaj ke homoj alvenantaj fortimigas la strangajn estaĵojn.

Tiam okazas ĉiam, ke la sorĉe ravita virino alkroĉiĝas al la venanto — duondorma, ĝoja, neniigita.”

”Jes”, diris la maljunulo. ”Mi perdis la konscion kaj forgesis ĉion alian, kiam mi premis ŝian varman korpon al mia brusto ...”

La junulo daŭrigis: ”Ŝi estis la plej bela kreskaĵo en la lando. Kiu ne perdus la konscion en ŝia ĉirkaŭpreno ...?

Kaj tiamaniere okazis, ke ŝi ...”

La profesoro ekĝemetis. ”Tiuj tagoj forflugis por ĉiam — kaj ŝi neniam revenos. Mi vojaĝis tien ĉi norden por serĉi ŝin nun ... kaj venas tro malfrue. Mi sekvos vin al viaj montegoj kaj izolaj vilaĝoj, kaj vi sekvu min reen. Vi estas ja mia filo kaj ŝia.”

”Ne, tion mi ne volas. Ŝia jardaŭra plorado ĉiam staros inter mi kaj vi. Mi neniam forgesos tiujn momentojn, kiam ŝi kredante, ke ŝi mortigis min, elkriis vian nomon en senespera doloro. Mi diris, ke mi forgesis la nomon ... ne — neniu povas forgesi, kion li aŭdas en tiaj momentoj. Mi konis la nomon de tiu, kiun mi malamis. Iru returne, ni disiĝu tie ĉi. Mi ne tial trabatalis mian vivon dum tiuj ĉi jaroj, por ke nun, kiam mi konas mian propran forton, mi iĝu la fileto de paĉjo. Mia vojo kondukas supren al la montegoj kaj al mia poezia verkado.

Kion sentis Gunnel, senkviete erarante tie hejme, pri tio mi volas verki. Mi havas fabelojn en la sango ... mi estas ja la filo de Gunnel. Bastardo oni nomas min — legitima infano, mi diras. Mi iras al la montegoj kaj al la okazaĵoj.”

Li metis sian betulŝelan tornistron sur la ŝultrojn kaj etendis sian manon al la maljunulo.

”Vi bezonas nenion klarigi. Mi ne deziras ekscii ion.

Mi estas kontenta, ke mi vidis vin, mi nun komprenas, ke Gunnel povis forgesi ĉion, kiam ŝi havis vin. Kaj nun adiaŭ. Vi aŭdos pri mi.”

Kiam li tie iris supren sur la vojo, ekscitita kaj kun tremantaj lipoj, bela kaj forta, li estis kvazaŭ juna vikingo.

La maljunulo okule sekvis lin kun la rigardo de almozulo.

Pelle Molin.

El la sveda tradukis Einar Knutsson

La kiso

Mi devis esti jam mortinta, tamen mi restis inter vivantoj. Nune tio ne estas novaĵo: praktiko ofte superas teorion. Sed krom ĉio ankoraŭ ekzistas tiuj aferoj, kiujn apartenigi al praktiko aŭ teorio estas tre malfacile. Ekzemple, kiel forte mi deziris vivi kaj ankaŭ kiel arde batis la koroj de tiuj homoj, kiuj zorgis pri mi. Kaj eble tio pleje antaŭdifinis mian vivon.

Unu semajno foriĝis el mia vivo, kvazaŭ eltranĉita kaj bruligita peco de filmo. Jes, bruligita, ĉar tri kvaronoj de mia haŭto komence estis karbiĝintaj kaj poste vundkovritaj. Kiam mi unuafoje post la akcidento malfermis miajn okulojn, mi estis envolvita kvazaŭ kokono de silkraŭpo. Tion mi ne vidis, sed mi sentis per mia brulanta korpo. Mia terura rigardo de la blanka plafono forrampis flanken. Kvazaŭ tra rosplena fenestro mi ekvidis vizaĝon de flegistino. Tre klare mi distingis ŝian blankan kaptukon. La vizaĝo tuj alproksimiĝis, io estis al mi dirata, sed nebulo de la turmento komencis densiĝi en miaj okuloj kaj baldaŭ ĉio malaperis. Poste, malferminte miajn okulojn, mi ĉiam rimarkis tage kaj nokte deĵorantan, zorgoplenan kaj bonan vizaĝon. Vere, ĝi ne estis ĉiutage la sama. Ĝi ŝanĝiĝis, kune kun ĉiu ŝanĝo de la malsanulejaj laborantoj.

Kiam miaj pensoj sobriĝis, mi komencis distingi ilin.

Mi pleje atentis la rigardon de unu juna flegistino kun lazuraj okuloj. Ŝi ĉiam staris apud la granda kaj blanka forno, sin apogante al ĝi, kvazaŭ por varmiĝi, kvankam estis somero. La flegistino rigardis min kun tia virina plenzorgo kaj tiel agrable, ke pro tio mia malgranda ĉambreto sereniĝis.

Estis la tagoj, kiam mi mem malmulte sciis pri mi. Mi eĉ ne povis diri, ĉu mi havas piedojn. Kiam oni veturigis min en la operaciejon miaj brakoj estis ne nur bruligitaj, sed ankaŭ rompitaj, en la koridora spegulo mi ekvidis mian vizaĝon. Mi ne rekonis min kaj surpriziĝis.

Terure enkavigitaj okuloj, fendiĝintaj lipoj kaj nigra frunto. Kaj ĉio cetera, eĉ la mentono estis bandaĝita.

Min kaptis tiel peza apatio, kiu dum tagoj, kiam mia vivo ŝanceliĝis kvazaŭ sursabla junko, ne estis malpli terura ol la malsano mem. Mi iĝis nervema, kontraŭis al ordonoj de la kuracistoj kaj pensis, ke tia eksterordinara zorgo pri mi estas nur senbezona daŭrigo de mia turmento.

Unufoje, kiam apud mia lito deĵoris Danute, la flegistino kun lazuraj okuloj (ŝian nomon mi eksciis iom pli poste), mi, peze spirante en sufokiĝo, murmuretis al ŝi: —Vi diru sincere al mi, ĉu vi kredas, ke mi iam resaniĝos? Diru, mi ne timas la veron. Mi mem ne plu deziras ...

—Vi resaniĝos, — rapide ŝi interrompis min. — Vi estas tiel juna, forta. Vi resaniĝos, certe vi resaniĝos.

Rigardante al Danute, mi rememoris, ke ŝin mi ie vidis. Dum tiuj tagoj, kiam mi estis sana kaj gaja. Efektive tio okazis en la klubo de medicinaj laborantoj. Mi eĉ dancis kun ŝi. Tiam ŝi staris apud kolono kun sia malgranda vivokula amikino.

—Vi tion nur diras ... Vi min konsolas, — mi ekparolis denove. — Tio ne estas bezonata ... Mi estas invalido ... Mi ne deziras resaniĝi.

—Kion vi diras! — arde ekkriis Danute. — Vi resaniĝos kaj tute forgesos vian malfeliĉon. Vi kredu al mi. Vi devas atendi tiun tagon, kiam vi povos reveni al la laboro.

Vin renkontos viaj geamikoj ...

Sed min, sufokiĝantan pro doloro, kunforĝitan per gipso kaj konsuma turmento, tia malproksima estonteco ne plu logis. En miaj okuloj staris mia difektita vizaĝo.

Mi eĉ ekdubis: eble tio ne estis mia vizaĝo? Mi volis per propraj manoj tuŝi ĝin. Sed tiuj penoj min kvazaŭ per pingloj trapikis. Mi nur ekĝemis kaj fermis la okulojn.

Kiam post momento mi denove ekrigardis, Danute ankoraŭ staris en la sama loko, rigardante al mi.

—Vi ne deĵoru apud mi. Por mi tio ne estas necesa, — kolere mi diris al ŝi.

—Kial vi nerviĝas? Oni ne povas... — tutpove ŝi konsolis min. — Ĉu vi ne deziras resaniĝi?

—Mi ne deziras, — mi dolore murmuretis. — Por neniu mi estas bezonata. Neniu min ekamos ...

—Bonvolu trankviliĝi! Ĉiuj vin amos. Kaj tiu knabino, al kiu vi plaĉos, vin amos. Estu bona!

—Mi ne deziras, mi ne deziras, — mi kriis forte.

Konsternita Danute saltis rekte al la pordo, sed ne malferminte ĝin, momente haltis, ekrigardis min kaj alkuris al mia lito. Tenante min je ŝultroj, ŝi arde ion al mi parolis. Mi vidis, ke ŝia vizaĝo proksimiĝis, proksimiĝis kaj subite ŝi min kisis. Ŝi kisis miajn de febro fendiĝintajn lipojn. Kiam ŝi rektiĝis, sur ŝia vango vidiĝis larmo. Danute tuj forviŝis ĝin per tuketo kaj, kvazaŭ petante pardonon, ekridetis al mi kaj eliris.

Longe mi kuŝis tiel, forgesinte mian doloron kaj mian staton. Ankoraŭ per pensoj mi vidis ŝin, staranta apud mia lito. Senpacience kaj senĉese mi rigardis porden, atendante kiam Danute reaperos. Sed baldaŭ finiĝis la laboro de ŝia ŝanĝo kaj la ĉambron eniris alia flegistino.

Mi demandis ŝin, kiam Danute deĵoros denove.

—Morgaŭ vespere, — respondis ŝi.

Ŝiaj vortoj eksonis al mi tiel, kvazaŭ ŝi estus dirinta, ke ŝi deĵoros post unu jaro. Tiun nokton mi senĉese rigardis la horloĝon sur mia ŝranketo. La tempo fluis tre malrapide.

Iom post iom mi komencis kompreni, ke mi volas vivi denove. Tiu deziro ekvibrigis miajn estingiĝantajn vivofortojn kaj min tute plenigis per forta obstino ne kapitulaci.

Kuŝante surdorse, mi penis imagi saniĝon de miaj vundoj! Mi eĉ murmuretis: ”Jen, jen mia maldekstra piedo hodiaŭ malpli brulas. Ĝi saniĝas ... saniĝas ...”

Mi ne scias, sed eble al la eksterordinaraj penadoj de la kuracistoj estis aldonita mia preĝo al mi mem. La morto estis venkita. Trankviliĝis la doloro, sereniĝis mia rigardo, la bruado en la oreloj malaperis.

Dum unu sunplena posttagmezo mi ekaŭdis, ke sur la tilion, kreskanta ekster mia fenestro, alflugis kvazaŭ bruanta ventego aro da paseroj. Mi ne ŝatas tiujn friponojn.

Sed tiam eĉ ilia kverela pepado estis por mi afabla. Bedaŭrinde mi ne povis min levi por vidi ilin.

Baldaŭ eksonis ies paŝoj, laŭta parolado kaj juneca rido. Konsternitaj la birdetoj silentiĝis. Tra la fermita fenestro mi ne komprenis, pri kio tiel gaje parolis du junaj knabinoj kaj unu basvoĉa knabo. Sed por mi estis superfluaj detaloj. En ilia voĉo mi sentis torente fluantan ĝojon de la vivo. Tion plene komprenos nur tiu, kiu estas perdinta ĝin. Tiun ĉi trion sekvis alia, poste ankoraŭ alia. Ju pli tumulta estis la strato ekster mia fenestro, des pli multe min premis soleco kaj maltrankvileco. Iĝis pli peze spiri, kvazaŭ iu per malmola mano premis mian koron. Sed jen malfermiĝis la pordo kaj eniris Danute.

Ŝia unua rideto, kvazaŭ ekblovinta freŝvento, forpelis enuon el mia ĉambreto. Danute estis la radio de tiu vivo, kies paŝojn, ridon kaj bruon mi sentis tie ekster mia fenestro.

Ŝi ekstaris apud mia lito kaj, rigardante la straton, rakontis al mi, kion ŝi vidas. Kiel mirinde Danute kapablis rakonti. Mi ĉion vidis: kaj ludantajn infanojn, kaj ĉikanulinojn, starantajn sur la strato, kaj ebrian kolorigiston, ŝanceliĝanta apud lanterna fosto. Ŝajnis, ke mi denove vivis la certan vivon.

La feliĉa momento baldaŭ finiĝis. Danute, rigardinte manhorloĝon kaj petinte mian pardonon, ekrapidis. Nur en la koridoro aŭdiĝis ŝiaj paŝoj. Kune kun ili, ŝajnas, la lumo malaperis, kiu por la momento estis en mia ĉambreto. Kiel nedireble afabla estis por mi Danute. Kiel senpacience mi atendis ŝin. Kaj estas tre malfacile diri, ĉu tio estis nur sola sopiro.

Post preskaŭ unu jaro mi eliris el la malsanulejo kaj forveturis hejmloken por unu monato da ripozo. Pro la malforteco de mia maldekstra kruro mi devis uzi lambastonon, sed baldaŭ ĝi estis nebezonata. Mi denove iĝis tute sana. Mi denove povis vivi gaje kaj manĝi la panon, kiun mi mem perlaboros.

Ho, mia hejmloko! Ĝi ĉiam vivigas min, kiel la odoro de pinarbaro, kiel torenta akvo, kiel patrina amo. Neniam en ĝi mi sentas min solulo, neniam tedas al mi ĝia ĉiela firmamento. La verda dekliva herbejo, apudriveretaj alnoj, trakampa vojeto kaj alta branĉriĉa abio, kreskanta ĉe la vojo, tiuj estas tre bonaj amikoj el mia infanaĝo.

Mi vizitis la plej bonajn kaj ŝatatajn lokojn de mia hejmvilaĝo, tamen ĉi tiun fojon ĉio aspektis al mi ne tiel proksima, kiel okazis dum la aliaj fojoj. La pensoj miksiĝis kaj revenadis al la urbo, kie en la koridoroj de la plej granda malsanulejo ĉiam rapidis la juna flegistino kun lazuraj okuloj. Ŝia rigardo min persekutis, kiel malproksima, sed afabla miraĝo. Jen, ŝajnas, ŝi trankvile enpaŝas mian ĉambreton, malfermas la fenestron kaj senparole ekstaras apud la forno. Mi estas forturninta min al la muro, tamen mi ne dormas.

—Danute, ĉu vi estas ĉi tie? — mi demandis ŝin.

—Jes, mi estas.

—Ĉu estas por mi leteroj?

—Jes. Du leteroj. Mi metis ilin sur la ŝranketon.

—Legu ilin al mi. Mi mem ne povas, petis mi.

Skribis miaj lernejaj amikoj. La leteroj estis plenaj da sincera gajeco kaj komikaj aventuraĵoj — de miaj amikoj.

Danute, legante ilin, ridegis ĝis larmoj. Evidente, mi komprenis, ke miaj bonaj amikoj ion malveran priskribis, tamen tio estis farata por faciligi miajn enuajn tagojn. Traleginte la leterojn, Danute metis ilin sur la ŝranketon, kaj sin returninte al mi, demandis: —Kiam skribos al vi tiu knabino, kiu vin amas, ĉu vi permesos al mi legi?

—Tiu knabino ne ekzistas.

Ŝi nenion respondis, nur longe rigardis tra la fenestro, poste prenis la vitran vazeton kun velkintaj floroj kaj eliris.

Kun granda senpacienco mi ĝisatendis la finon de mia libertempo kaj per la posttagmeza aŭtobuso, kiu ĉiutage preterveturas mian hejmlokon, forveturis al la urbo.

La sekvan tagon vespere mi jam rapidis al Danute. Ŝi loĝis ĉe la stacia strato, en granda domo kun fumiĝintaj muroj, milittempe abunde trafitaj de kuglegaj splitoj.

Suprenirante sur malnova ŝtuparo de unu ĝis la alia etaĝo, en la krepusko, tre malfacile mi trovis la dekduan loĝejon. Ekscitita kaj kun pensoj pri tio, ke baldaŭ mi ekvidos tiun knabinon, kiu eble funde ŝanĝos mian tutan vivon, mi premis la sonorilbutonon. Tuj aŭdiĝis paŝoj kaj en la pordo aperis virino, vestita en nokta vestaĵo.

Vere ŝi venis rekte el la lito.

—Ĉu ĉi tie loĝas la flegistino Danute?

La virino sin turnis kaj, lasinte la pordon malfermita, foriris. Tio signifis, ke mi trovis ŝin. Mi ĵus transpaŝis la sojlon, kiam el la mallumo aperis Danute mem.

—Ho! Vi! Bonvolu, bonvolu! — ŝi invitis min kaj de la koridoro malfermis larĝan knarantan pordon. Klara lumo elverŝiĝis el la ĉambro en la koridoron kaj flavigis ĝiajn plankon kaj murojn. Unu momenton mi observis Danute’n. Ŝi estis vestita per iom tro longa blua robo kaj sen kaptuko. Malhele bruna kaj glate kombita hararo tuŝis ŝian kolumon. La trajtoj de ŝia vizaĝo nun estis pli esprimplenaj, la okuloj iom pli severaj. ”Ĉu ŝi estas la sama,” mi pensis. Danute aspektis al mi tute alia, sed tuj mi komprenis, ke tiun ŝian ŝanĝiĝon kaŭzas nur tio, ke ŝi estas alie vestita. Ankoraŭ rapidante al Danute, mi pensis, ke ŝia ĉambreto estos iel simila al la malsanuleja ĉambro, kie mi kuŝis. En ĝi ĉio aspektis blanke kaj tie iomete odoras kuraciloj. Kaj ŝi mem, ŝajnas, tuj ekdemandos min pri mia sanstato kaj, eble, kontrolos mian pulson. Sed ĉio okazis tute alie. Inter du litoj, ornamitaj per diversaj brodaĵoj, staris malgranda rondtableto, kie kuŝis flikata ŝtrumpo. Danute ruĝiĝis, kaptis ĝin kaj kaŝis. La tutan tempon ŝi per mano ordigis siajn harojn kaj per iu nenatura gracio ĉirkaŭpaŝis min, petante min depreni la mantelon, sidiĝi.

—Danute, pardonu al mi, ke mi ne avertis vin pri mia vizito. Mi malpaciencis kaj decidis.

—Tre bone vi faris. Mi ankaŭ deziris vidi kiel vi hejme pliboniĝis. — Ŝi tiel atente min observis, ke pro ŝia rigardo iĝis al mi varme.

—Jen, vi estas tute sana, — diris Danute. — Baldaŭ vi forgesos la malsanulejon kaj vian malfeliĉon. Ja, vi ne deziris kredi, eĉ ne deziris vivi.

— Jes. Estis tia tempo. Ni ne rememoru pri tio, estos pli bone.

—Veron vi diras, — konsentis Danute. — Rakontu kiel vi pasigis vian tempon en la hejmloko. Vi ja tre ŝatas vian vilaĝon.”

—Mian hejmlokon, vere, mi tre ŝatas. Sed tiun ĉi fojon mi sopiris ankaŭ pri urbo. Eble tial, ke mi tre multe pensis pri vi, Danute.

—Kial pri mi? — ŝi demandis ekruĝiĝante.

—Tial, ke vi por mi treege multe da bono faris. Mi eĉ ne scias kiel danki al vi.

—Sed tio estis mia devo.

—Jes, devo, — ripetis mi. — Sed diru al mi, ĉu la devo de ĉiuj postulas tian grandan sindonemon?

Samtempe, frapinte la pordon, eniris malgranda, pintnazeta amikino de Danute. Kune kun ili mi trarigardis fotoalbumon, ridis pri la infanaj fotografaĵoj de Danute kaj fine mi ekstaris por iri hejmen. Ni interkonsentis renkontiĝi en sabato kaj iri al la teatro. Jam mi subeniris en la ŝtuparo, kiam Danute ankoraŭ ekkriis al mi: —Mi tre atendos!

—Ĝis la revido! — mi adiaŭis, observante ŝin. Denove revenis al mi la penso, ke ĉi tie ne estas tiu lazurokula Danute. Mi ne povis kompreni, kio en ŝi ŝanĝiĝis. En la malsanulejo Danute estis tiel modesta kaj pro tio mi admiris ŝin. Eble mi mem ŝanĝiĝis. Povas esti, ke nun, kiam min ne turmentas malsanuleja soleco, mi ĉion imagas tute alie. Palpe mi trapaŝis la malluman koridoron kaj eliris straten. Iomete pluvis. De la stacia flanko la vento portis lokomotivan fumon kaj premis ĝin al la tero. Surstrate, portante kofrojn kaj pakaĵojn, rapidis homoj. Dezirante resti sola, mi trapaŝis placeton, plantita per junaj tilioj. En la flaveta lanterna lumo radiis rosplena herbo, arbustoj kaj diverskoloraj floroj.

Pri nenio mi volis pensi. La maltrankvilo, kiu akompanis min alvene, tute malaperis. La koro estis iel malplena. ”Verŝajne mi estas laca,” mi trankviligis min kaj plirapidigis la paŝojn. Reveninte hejmen, mi tuj enlitiĝis.

En la sabatvespero mi aĉetis biletojn kaj sidante en la malgranda ĝardeneto apud la teatro, mi atendis Danute.

La radiaj rubandoj de la subiranta suno penetradis inter arbotrunkoj kvazaŭ laculoj falis survoje. Mi observis kiel en ilia lumo ludas infanoj, kiuj pepadis kaj kverelis kvazaŭ paseretoj. Mi eĉ ne rimarkis, kiam Danute venis. Ŝi estis tiel malkuraĝe ekscitita, ke ŝi eĉ ne sciis kien rigardi. Ja en la malsanulejo ŝi ĉiam kuris flue, kvazaŭ la vento. Kial ŝi ne povas esti tia ankaŭ nun? Kompreneble, estas facile tiel paroli. Ni ĉiuj estas iufoje ekscititaj kaj terure koleriĝas, se ni devas nin deteni. Estas malpli bone, kiu tion fari ne devas.

Danute estis vestita en hela florhava robo kaj griza ĵaketo. ”Kiel bone por ŝi konvenis la blanka vestaĵo,” ial mi pense parolis. En la teatro ni rigardis la gajigan ”Svatigon” de Gogolj. Plenaj de rido kaj kontento ni iris hejmen tra la silentaj stratoj. Super la urbo ĉe la rando de la firmamento pendis la luno. La aero iom malvarmiĝis.

Foje ekblovinta freŝvento vivigis niajn vizaĝojn. Ĉe la stacia strato, kontraŭ la hejmdomo de Danute, ĉe la grandegaj aceroj ni haltis.

—Diru, ĉu ni renkontiĝos ankoraŭ? — alpremiĝante kaj rigardante miajn okulojn, malgaje demandis Danute.

—Kial ne? Nepre ni renkontiĝu.

Ŝi iel dubis. Mi ĉirkaŭprenis kaj volis ŝin kisi. Kisi tiel, kiel ŝi min kisis tiam, kiam mi, kaptita de nigrega malespero, baraktis inter morto kaj vivo. Sed kun miro mi sentis, ke tion mi ne povas fari. Mi povis kisi ŝian frunton, ŝian manon, sed la lipojn ne. Kaj mi komprenis, ke mi Danute’n tre estimas, mi estas al ŝi tre dankema, sed mi ne amas ŝin. Tamen mi dezirus ŝin ami.

Mi premis la manon de Danute kaj nenion dirante pri renkontiĝo, foriris. Mia bona humoro malaperis. Trista kaj mallaŭta mi revenis. Mi ne komprenis, kial mi povis nenion ordoni al mia koro.

A. Pocius.

El la litova tradukis Antanas Bartninkas

Berto

Tre rapide disvastiĝis la novaĵo ke Berto estis pendiginta sin. La plej bone informitaj povis aldoni, ke li faris tion sur la maljuna pomarbo en la Vitalba vitejo, la sama pomarbo, vi scias, de kiu tiu Rikardo de la Fontana-familio falis kaj rompis ambaŭ krurojn samtempe, vi scias, tiun jaron kiam la fojnejo de la Granatoj forbrulis.

Ĉu tiom da jaroj jam pasis de tiam? Vidu, vidu, kiel rapide la tempo pasas ...

La virinoj, kiuj kolektiĝis ĉiun posttagmezon ĉe Olga, la maljuna Olga, kaj gustumis siajn kunportitajn bakaĵojn trinkante tason aŭ du da kafo, opiniis, ke ne estas ideo preĝi por la animo de la memmortiginto. Neniu preĝo en la mondo povos eltiri lin el la damno de eterna fajro, ili ĉiuj konsentis pri tio. Se entute oni preĝu, estu kun la deziro, ke li restu tie pli longe ol eterne. Melisa, kiu eĉ preĝis por la animo de sia kato, kiam ĝi estis surveturita dum unu el siaj amorekskursoj, opiniis, ke oni ne ĝenu la Sinjoron per plej eta preĝo. Se oni memorigas Lin pri Berto, eĉ povus okazi, ke Li, en sia senfina homamo, intervenos kaj preparos al li lokon en la Paradizo, kaj tiam Dio helpu nin! Neniu el ni ŝatus renkonti lin ankaŭ en la alia mondo, ĉu? Kaj Dio scias, kion tiu Berto — eterne li estu damnita! — farus al la puraj kaj senkulpaj anĝelinoj? Ni ja ĉiuj scias, kion li faras al niaj junulinoj, por ne paroli pri ĉiuj edzinoj, ĉe kies fenestroj kaj pordoj oni vidis lin kaŝe eliri. Ho ve, ho ve! Vi scias ...

Kaj la babilado daŭriĝis ventumante ĉiujn skandalojn de la lastaj jaroj, en kiuj la nomo de Berto estis la komuna denominatoro. Viktoro, kiu pli ol unufoje kaŝaŭskultis hejme tiajn klaĉorgiojn kaj plurakontis al ni junuloj ĉion, kion li aŭdis, venis al la konkludo, ke ili enviis la virinojn, ĉe kies pordojn kaj fenestroj Berto estis vidita kaj ne povis pardoni al li, ke ili estis preteratentitaj. Sed tio estas liaj vortoj, ne miaj.

Ankaŭ la viroj mallonge prikomentis la mempendigiton. Estis bone, ke li tion faris, ĉar se li ne mem estus farinta tion, iu devus esti helpinta lin. Jam antaŭ longe.

Sed unuopajn kazojn ili ne priparolis. Plej multaj preferis kaŝi la vundojn, kiujn kaŭzis al ili la filinoj delogitaj de Berto, por ne mencii la edzinojn, kies amorfantaziojn li pli sukcese plenumis ol la tedaj edzoj. Almenaŭ se oni kredu la diraĵojn.

Neniu demandis, kiam lia korpo estis trovita kaj de kiu. Ankaŭ ĝia sorto neniun interesis. Ĉiuj supozis, ke tio estas afero de la polico kaj ke la entombigo okazos en nebenita tero; oni eĉ ne markos la lokon per kruco por malebligi, ke iu venu meti florojn sur ĝin aŭ venu priplori la mortinton. Plej bone tiel, estis la ĝenerala opinio.

Sed baldaŭ la intereso moviĝis en alian direkton. La kokino de Selma, tiu kokino kun escepte grandaj ovoj, liveris ovon, en kiu estis alia, pli malgranda ovo, ankaŭ ĝi kun ŝelo. Neniam oni vidis ion similan! Ovojn kun duoblaj flavoj iuj jen kaj jen trovis, eĉ se malofte, sed tio!

Tio ne estas natura, opiniis la kafsesopo ĉe Olga. Tio certe estas ago de la diablo. Tiun kokinon oni nepre devas senkapigi kaj bruligi. Absolute ago de la diablo!

Selma, al kiu ili iris sesope por efektivigi sian decidon, per balailo forĉasis ilin el sia korto. Kaj se tiu kokino ankoraŭ foje liveris ovon, kiu ne aspektis tute ordinara, Selma silente mem manĝis ĝin kaj ne distrumpetis la novaĵon tra la vilaĝo. Ago de la diablo! Ĉit!

Almenaŭ neniu kulpigis Berton pri tiu ovo. Jes ja, li jam estis mortinta ... Aŭ ĉu lia maltrankvila animo ...?

Mi fakte neniam vidis Berton, malgraŭ tio ke oni tiom parolis pri li. La junuloj en la grupo, al kiu mi apartenis, ja tiris min al la dometo, en kiu li loĝis, sed neniun fojon mi vidis signon, ke iu loĝas en ĝi. Tamen jen kaj jen iu tondis la herbon ĉirkaŭ ĝi kaj la plantoj ekster la domo ne aspektis nezorgataj.

Ne estas strange, ke mi neniam vidis Berton. Mi ja estis en la vilaĝo nur dum kelkaj someraj monatoj, kiam laŭ mia patrino la aero en la urbo estas nespirebla. Onklino Dana, ĉe kiu mi loĝis, pli ol volonte akceptis min.

Ŝi kaj la edzo Popo ne havis proprajn infanojn; havi min ĉe si dum la somero donis al ili iom da gepatra plezuro.

Onklo Popo, cetere, en la vero nomiĝis Petro Paŭlo, sed ĉiuj nomis lin Popo laŭ la komencaj literoj de la nomo.

Li prizorgis la kooperan butikon en la vilaĝo kaj konis pro tio ĉiujn homojn.

Mi skribis: gepatra plezuro. Ĉu vere estis plezuro, mi ne scias. Mi faris ĉe ili kio plaĉis al mi, do nenion utilan.

Jam la unuajn somerojn mi estis akceptita en la rondon de samaĝulaj knaboj, tiel ke ankaŭ nun, kiam ni estis 17aŭ 18-jaraj, ni kunumis.

La rondo intertempe malgrandiĝis, iuj eklaboris aliloke, kelkaj ekstudis kaj pasigis la somerojn alie ol en la gepatra vilaĝo. Sed kvin aŭ ses el ni regule renkontiĝis en la vesperoj kaj priparolis ”aktualaĵojn”. Mi ne asertus, ke ni estis tre malsimilaj al la kafsesopo ĉe Olga, almenaŭ ne laŭ la temoj de niaj priparoloj. Berto estis, kun tute klara enviemo, ofte la ĉeftemo, sed ne mankis komentoj pri la rondaĵoj de unu aŭ alia junulino, speciale, kiam la rondaĵo estis la ventro, kiu pli kaj pli klare evidentigis, kio estis la tempopasigilo de la koncerna junulino. Kaj de Berto, kompreneble. Almenaŭ laŭ ĉies onidiroj.

Onklino Dana ne same certis, ke Berto kulpas pri ĉiuj rondaj ventroj. Almenaŭ en kelkaj kazoj ŝi rimarkis, ke iuj pariĝis malantaŭ la dorsoj de la gepatroj, tute senkulpe en la komenco, sed eble ne same senkulpa estis la daŭrigo. Kaj ĉar la gepatroj, kiel konate, ne ŝatas tiaspecajn surprizojn, ne ĉiam oportunis nomi la semanton. Je manko de nomo aŭtomate la nomo de Berto aktualiĝis kaj ne helpis, ke la junulino neis tion. Fakte, ju pli energie ŝi neis, des pli forta estis la konvinko, ke Berto estas la kulpulo. Lin mem neniu demandis; li ja neniam estis hejme kaj, cetere, li certe ankaŭ mem neus.

Tiel lia famo kreskis, same kiel la enviemo ĉe miaj kamaradoj. Ĉe mi? Fakte ne. Mi estis tie nur gasto kaj multaj el la nomoj de la priparolataj junulinoj estis nur nomoj; nur iujn, kiuj parencis kun iu el la grupo, mi okaze renkontis. Laŭ neskribita regulo ili estis tabuaj por la grupanoj kaj ilin oni malpli ofte menciis ol la ceterajn.

Krom tio mi havis kelkajn esperojn en la urbo, aŭ eble pli fantaziojn ol esperojn.

Alion, ol renkonti tiujn samaĝulojn, manĝi kaj dormi, mi apenaŭ faris. Nu ja, kaj legi. Mi fakte kutimis kuŝi sur la lito la tutajn tagojn kaj vori ĉiaspecajn librojn. Onklino Dana rimarkis mian intereson pri legaĵoj kaj ”polvosuĉis” la domojn en la vilaĝo portante pli kaj pli da libroj al mi. Lastsomere atendis min metroj da romanoj de Alexandre Dumas, kiujn iuj kolektis en sia junaĝo.

Kaj tie mi sidis aŭ kuŝis, profundiĝante en la francan historion kaj en la vivon kaj amaferoj de la tiatempa nobelaro.

Sed ankaŭ de tio oni tediĝas. Tiam mi vizitis onklon Popon en la koopera butiko kaj ŝajnigis helpi lin. Verdire mi pli ĝenis ol helpis, sed li ŝajnis aprezi miajn vizitojn, ĉar ne ĉiam estis klientoj en la butiko. Miaj vizitoj ja ankaŭ donis al li eblecon foriri de la kasaparato kaj iom ordigi inter la bretoj kaj en la stokejo. Alian helpon li ne kutimis ricevi de mi.

Pli helpema estis onklino Dana. Hejme ŝi prizorgis la kokinojn, la verdaĵĝardenon ĉe la domo kaj relative grandan kampon pli longe for. Ŝia plej granda intereso estis tamen la floroj, al kiuj ŝi dediĉis almenaŭ du horojn da atento ĉiun tagon. Laŭlonge de unu el la dommuroj ŝi havis siajn rozojn, dekon da ili, ĉiu de malsama speco, tiel ke ĉiam dum la somero minimume unu el ili estis floranta. Sur la balkono, sub ĝi kaj en ĉiuj fenestroj estis potoj kun plej diversaj florspecoj kaj pri ĉiu el ili ŝi havis historieton.

Mi diris, ke onklino Dana estis pli helpema. Unu- aŭ dufoje semajne ŝi kaj Popo listigis, kion oni devos alaĉeti por la butiko. La tagon poste ŝi prenis aŭtobuson al la centra koopera stokejo en la urbo kaj mendis laŭ la listo. Ne malofte ŝi aldone prenis varojn, kiujn ŝi hazarde trovis tie: glasojn kaj telerojn, manĝilaron, somerseĝojn, vintre neĝoŝovelilojn, varmajn vestaĵojn. Ŝi ĉiam bone trafis kaj la varoj post nur kelkaj tagoj troviĝis en la vilaĝaj domoj. Tiun saman laboron Popo povus esti aranĝinta per simpla telefonmendo, sed en tiu kazo mankus en la butiko la kromaj kompletigoj, kiujn onklino Dana aranĝis; tial ŝi daŭrigis siajn ĉiusemajnajn vizitojn al la urbo.

Ankaŭ mia helpo al ŝi estis pli teoria ol praktika. Mi ja helpetis pluki pizojn por la manĝoj, purigi laktukon aŭ senŝeligi terpomojn, akvumi la rozojn, se ŝi petis min, sed tio vere ne trolacigis min. Mi gardis min kuniri al la pli fora kampo, ĉar tie atendus min pli peza laboro kaj ĝin, kiel urbano, mia dorso ne eltenus. Almenaŭ mi kredas tion; en la vero mi neniam provis.

Mi proponis min por preparado de kafo, kiam ŝi ricevis vizitojn, sed tion ŝi ne permesis al mi. Ŝi certigis, ke ŝi volas havi ĝin en sia speciala maniero kaj ke ŝiaj vizitantoj ankaŭ preferas ĝin tia. En kio konsistis ŝia speciala maniero, mi neniam eltrovis, sed mi ne insistis. Mi estis plejofte ankaŭ mem invitita al taso da kafo, taseto de la itala speco, kaj tion mi tre ŝatis, kun abundo da sukero. Mi ankaŭ ne maldankis al glaseto da likvoro, kiam ŝi — tre malofte — surtabligis ĝin.

La virinoj, kiuj vizitis ŝin, venis plej ofte unuope. Pluraj kaptis la okazon halti por babileto ĉe ŝi antaŭ la vizito en la butiko, kiu situis ne pli ol cent paŝojn for (ekzakte 96 laŭ onklo Popo), aliaj loĝis najbare kaj envenis eĉ plurfoje tage por peti konsilon aŭ raporti ion novan.

Iliaj interparoloj tuŝis ĉiutagaĵojn, sed ja okazis, ke la nomo de Berto estis menciita. Ĝuste en unu el tiaj okazoj onklino Dana eldiris, ke li ne nepre kulpas pri ĉiuj rondaj ventroj en la vilaĝo.

Paroli pri rondaj ventroj en ĝuste tiu okazo ne estis tre oportune. Onklino Dana diris tion al Vanja, tre ofta vizitantino kaj plej proksima najbarino. Estis ĝenerale konata ŝia ĉagreno, ke eĉ post dek jaroj da geedzeco ŝi ne sukcesis gravediĝi. Tio estis ankaŭ tre ofta litanio inter la du virinoj, ambaŭ seninfanaj, fakte tiel ofta, ke ĝi tedis min. Onklino Dana provis ĝenerale konsoli la pli junan virinon, ke ŝi ne perdu la esperon, sed rimarkeble sen propra konvinko.

Inter la geedzoj — Vanja kaj ŝia edzo, kies nomon mi ne konas — la manko de infanoj estis kaŭzo de konstantaj kvereloj, kiujn oni povis aŭdi ĝis nia domo. Ankaŭ pri tio temis la interparoloj inter la du virinoj, kaj pri lia preskaŭ mania obsedo, ke li pruvos, ke ne li estas sterila. Tio montriĝis en lia konstanta serĉado de virinoj, kiujn li povu patrinigi. Kiel sukcesa li estis en tio, oni ne sciis; en ĉiu kazo li ankoraŭ ne ekfanfaronis pri gravedigo de iu ajn. Vanja estis ĉagrenita pro la eskapoj de la edzo, sed ankoraŭ pli pro la plendoj, kiujn ŝi ricevis de virinoj, kiujn la edzo postkuris.

Post aŭdo de denova tiaspeca plendo mi eldiris: ”Kial Vanja ne utiligis la servojn de Berto?”

Kial mi diris tion, mi ne komprenas. Eventuale mi ĵus estis leginta en Dumas iun stultaĵon, kiu donis al mi tiun ideon. Sed jam antaŭ ol mi findiris ĝin mi sciis, kiel teruran eraron mi faris. Ne nur eraron, rektan ofendon!

La du virinoj silentiĝis kaj dum minuto gapis al mi.

”Ki-kion vi diris?” preskaŭ ŝokite demandis onklino Dana.

”Mi pardonpetas ... mi bedaŭras ... mi ne volis ... mi pensis ... por pruvi, ke ŝi ne estas sterila ... ne, mi ne scias, kion mi diras ... forgesu, ke mi ion diris ...” mi rapide elĵetis kaj pli kaj pli konfuziĝis.

”Mi ne estus lasinta tiun sentaŭgulon tuŝi min eĉ per silkaj gantoj!” diris Vanja kaj ŝia voĉo sonis mirinde trankvila.

Ne same trankvila sonis onklino Dana. Mi devis fojon post fojo peti pardonon pro la dirita frazo kaj promesi, ke mi neniam mencios ĝin al iu ajn, eĉ ke mi neniam ajn pensos ion same abomenan. Onklino Dana ne estas speciale religiema, sed en tiu okazo tiu guto da religiemo superfluis en ŝi kaj ŝi vere hontigis min. Mi aŭdis ĉion pri la sankteco de la geedzeca sakramento kaj pri ŝia propra firma fideleco al onklo Popo, kvankam ŝi scias, ke ŝi povus gravediĝi kun alia viro. Nu, tiam, kiam tio eblis.

Onklino Dana estos baldaŭ 50-jara, nun jam tro maljuna por gravediĝi, mi supozas.

Ke onklo Popo estis sterila, estis por mi novaĵo. Mi certas, ke mia patrino, lia fratino, ne scias tion. Mi aŭdis plurfoje miajn gepatrojn paroli pri ilia seninfaneco, sed neniam tiu detalo estis menciita. Eble mi tenu ankaŭ tiun informon sekreta, kvankam onklino Dana ne petis min pri tio.

Antaŭ ol Vanja foriris, onklino Dana ĉirkaŭprenis ŝin kaj longe flustris ion en la orelon. Mi supozas, ke estis trankviligaj vortoj, kion ŝi certe bezonis post mia senpripensa eldiro.

Onklino Dana neniam poste menciis tiun por mi embarasan situacion kaj mi estis danka al ŝi pro tio. Vanja daŭre venis por la antaŭtagmeza kafogluto — tio estis rutino inter ili — sed mi ne estis vokita subenveni dum la unuaj du tagoj post la vortakcidento. La trian tagon mi jam estis denove akceptita en ilian socion kaj evidente pardonita.

La nomon Berto mi ne kuraĝis eĉ susuri al ili, sed en mia junulgrupo ni komencis miri, kial neniam iu menciis lian entombigon. Ĉu vere ĉe neniu el tiu tuta aro da virinoj restis plej malgranda amosento al li? Pri iaspeca amo ja devis temi, ĉu ne? Io alia ne estus pensebla en nia aĝo.

Iu en la grupo aŭdis, ke en alia vilaĝo iu memmortigito ricevis tute ordinaran entombigon, kun pastro kaj ĉio. Sed li havis parencojn kaj pri parencoj de Berto neniu el ni aŭdis. Ies ideo estis, ke eble oni uzas liajn diversajn korpopartoj por eksperimentoj — li legis ie pri tiaj kazoj — kaj tio sonis ne malebla, se oni pripensas, ke neniu parenco aŭdigis sin. Per tio ni fermis la demandon pri la entombigo de Berto.

La langojn subite aktivigis la malapero de Agda, Agda la juna, fratino de Viktor kaj nepino de la maljuna Agda.

Viktor ne emis multon rakonti pri tio kaj ni sekve ankaŭ ne aŭdis, kion oni pri tio diras en la kafsesopo ĉe Agda.

Temis tamen pri plenkreska junulino, plurajn jarojn pli aĝa ol la frato. Laŭ kelkaj onidiroj estis nenio mistika en ŝia malapero, ŝi tutsimple forvojaĝis por trovi laboron ie.

Ĉar Viktor ne klarigis la foriron de la fratino per tiaj vortoj, mi kredas, ke la familianoj cirkuligis tiun onidiron por ĉesigi la klaĉadojn. Agda la juna estis neniam tuŝita de klaĉoj pli frue, almenaŭ ne dum la tempo, kiam mi ĉeestis, tial fine oni kredis al tiu klarigo. Viktor tamen restis daŭre silentema pri la temo kaj baldaŭ eĉ komencis eviti nin kaj ne plu partoprenis niajn vesperajn renkontojn.

Iun antaŭtagmezon, dum mi estis profunde en unu aŭ alia romantika franca historio surpaperigita de sinjoro Dumas, mi aŭdis vokon de sube. Mi ne atentis la vortojn, ĉar estis la tempo de rutina ”kafogluto” antaŭtagmeza. Mi rapidis suben, sed renkontis tie nur Vanjan.

Tiam mi memoris, ke onklino Dana estis forvojaĝinta al la urbo por siaj rutinaj mendoj. Mi tion diris al Vanja, kaj ŝi kapjesis.

”Jes, mi scias tion. Mi volis renkonti vin sola. Mi volas ion demandi.”

”Jes, bonvolu,” mi respondis.

”Vi memoras tiun vian proponon?” ŝi demandis.

”Ĉu la propono, kiun mi promesis forgesi?”

”Jes, ĝin mi celas,” ŝi diris amuzigita.

”Ne, mi tute forgesis ĝin. Mi sincere bedaŭras, ke mi diris ion tiel stultan. Vere.” Mi estis sincera.

”Mi kredas vin.”

Ŝi rigardis suben al siaj ŝuoj kaj mi sekvis ŝian rigardon. Estis somersandaloj kaj la piedoj en ili senŝtrumpaj.

La piedfingroj estis strange kunpremitaj, preskaŭ kurbitaj, kaj unue mi ne komprenis kial. Post momento mi rimarkis, ke ankaŭ la manfingrojn ŝi simile kunpremas.

Tiam mi sciis: ŝi estas streĉita, terure streĉita, sed tiun streĉitecon ŝi koncentris en la fingrojn, tiel ke ŝia vizaĝo kaj voĉo ne malkaŝu tion.

”Vi promesis silenti,” ŝi diris per tute normala voĉo.

”Jes, kaj vi povas esti certa, ke mi tenos la promeson,”

mi diris.

”Ĉu vi povas promesi, ke vi ankaŭ silentos pri tio, kion mi intencas diri nun?”

”Jes, ... nu, dependas, ... jes, kompreneble!” mi diris unue iom heziteme sed poste aplombe.

”Estas tiel, ke mi multe pensis pri via ideo,” ŝi diris, daŭre kun trankvila voĉo.

”Ĉu tio pri Berto?” mi demandis. Vidu, mi ne forgesis, malgraŭ mia promeso.

”Jes, sed ne pri Berto. Ĉu vi povus helpi min?”

”Jes, kompreneble. Kion vi deziras?” mi respondis senhezite.

”Ke vi gravedigu min.”

Pang! La frazo trafis min kvazaŭ pugno en la vizaĝon.

Nu, mi neniam ricevis pugnon en la vizaĝon, sed tio sentiĝis kiel pugno sentiĝus, mi certas pri tio. La frazo mem: ”gravedigu min!”. Nenio pri romantiko, amo, sopiroj, deziroj ... Vere, mi estis sub la influo de la romanoj de Dumas, sed ankaŭ sen ili mia reago estus simila: ŝokiĝo, kaj mi certas, ke tio estis videbla sur mia nepugnita vizaĝo. Mi estis senvorta kaj evidente gapis al ŝi.

”Pardonu mian demandon. Mi forgesis, ke mi estas jam maljuna virino.”

Ŝia voĉo ne plu estis same trankvila. Mi sentis, ke ŝi estas proksima al ploro. Mi estis tiel embarasita, ke mi ne sciis, kion diri. Mi neniam pensis pri ŝi kiel juna aŭ maljuna. Ŝi estis iu, kiu venis al onklino Dana kaj trinkis kafon kun ŝi; vestita en ĉiutaga robo, senforma, taŭga por laborado en la hejmo kaj ĝardeno.

Mi rapide rigardis ŝin por povi respondi. Ne, definitive ŝi ne estis maljuna. Eĉ ne en miaj dekokjarulaj okuloj.

”Ne, ne estas tio,” mi sukcesis respondi. ”Vi ne estas maljuna. Tute kontraŭe. Sed mi ne scias ...”

”Forgesu mian demandon, mi petas vin. Kaj promesu, sincere promesu, ke vi ne mencios tion al iu. Mi tiel hontas!”

Nun estis preskaŭ paniko en ŝia voĉo.

”Jes, jes, mi promesas, absolute promesas!” mi rapide diris por trankviligi ŝin. Mi volus aldoni ion ĝentilan, por ke ŝi vere kredu min, sed mi estis daŭre iom ŝokita por povi elpensi ion.

Ŝi ripetis plurajn fojojn sian peton pri mia silento kaj mi same ofte ripetis miajn certigojn. Kiam ŝi pretis foriri, mi vidis, ke ŝi tremas. Subite mi pensis, ke tia ŝi ne foriru, ke ŝi bezonas ion trankviligan. Mi ankaŭ memoris, kio estis la origina kaŭzo de mia subenveno.

”Ĉu mi preparu kafon?” mi subite demandis.

Ŝi rigardis min, kiel se ŝi ne komprenus la demandon.

”Ni bezonas gluton,” mi diris. Intence mi uzis la esprimon, kiun onklino Dana kutimas uzi. ”Ni bezonas trankviliĝi.”

”Jes, vi pravas, ni bezonas tion,” ŝi diris kapjesante.

”Lasu al mi, mi preparos.”

Ni eniris en la kuirejon. Mi alportis la kaftasojn kaj sidiĝis ĉe la tablo. Dum ŝi manipulis la kafaparaton, mi havis la eblecon rigardi ŝin. La vizaĝo aspektis juna kaj sensulka, iom rondeta. La harojn ŝi evidente estis ĵus lavinta; ili ondis libere ĝis la ŝultroj, nur super la oreloj fiksitaj per du harbroĉoj. La robo pendis senforme sur ŝi, nur skizante la korprondaĵojn.

Jen kaj jen ŝi turnis sin al mi kaj provis rideti, sed ne povis kaŝi sian embarason.

Dum ni atendis, ke la kafo estu preta, ankaŭ ŝi sidiĝis ĉe la tablo. Neniu el ni diris ion, ne antaŭ ol la kafo estis servita. Post la unua gluto mi demandis: ”Kion mi devus fari?”

Vi devus vidi ŝian ruĝiĝon! Mi kredis, ke tio estas afero de virgaj knabinetoj, sed tian subitan ruĝiĝon mi neniam antaŭe vidis.

”Kion vi celas?” ŝi sukcesis eldiri.

”Pri via demando. Pri infano.”

Mi ne povus uzi la vorton ”gravedigi”, ne post la bato, kiun mi sentis en mi, kiam ŝi diris ĝin.

”Ni bezonos kuŝi kune, kiel geedzoj. Ĉu vi ne scias?”

ŝi demandis.

”Nur teorie,” mi devis agnoski.

”Ne estas malfacile, vi vidos. Tute ne malfacile.”

”Kiam?” mi demandis. Mi legis ion pri periodoj, sekuraj periodoj kaj nesekuraj periodoj. Tio kompreneble estis por esti certa, ke la virino ne gravediĝu (denove tiu vorto!). Mi supozas, ke la kontraŭo ankaŭ estas aplikebla.

”Kiam ajn,” ŝi respondis. ”Ĝis kiam mi rimarkos, ke mi gravediĝis.”

”Ĉu nun?” mi demandis kaj rapide englutis la lastan kafogluton por kaŝi mian ekscitiĝon.

”Jam nun, se vi volas,” ŝi diris.

Nu, kaj tiel, dank’al Berto, la nekonata Berto, okazis mia seksa debuto. Ne kredu, ke ĉio iris glate. Ŝi postulis unue, ke mi duŝu min; fakte ŝi helpis en tio. Ankaŭ miaj unuaj provoj ne estis tre kontentigaj, sed mi lernis. Mi lernis tiel bone, ke devos fariĝi minimume ĝemeloj. Almenaŭ tion ni kredis. Imagu la elreviĝon, kiam tio ne okazis.

Vanja daŭre venis al onklino Dana por sia kafogluto.

Ni interkonsentis per neniu signo montri, kio okazas inter ni. Se pro io, la onklino devus miri, kial Vanja ne plu plendas pri la edzo. La interparoloj temis pri tute sendanĝeraj temoj, pri la floroj de onklino Dana, pri aliaj homoj en la vilaĝo.

Iun tagon, kiam onklino Dana estis ĉe la kokinoj, Vanja diris mallaŭte: ”Ne funkciis.”

Mi rigardis mirigite.

”Mi sangas.”

Mi daŭre ne komprenis.

”Mia periodo komenciĝis hodiaŭ.”

Nu, tiom mi sciis. Mi komprenis, ke niaj ĝemeloj ne realiĝis, ke nia laboro estis vana. Ne kredu, ke mi bedaŭris la laboron. Mi ĝuis ĉiun momenton de ĝi kaj mi kredas, ke Vanja sentis same.

”Kion nun?” mi demandis maltrankvile.

”Ni devos paŭzi, ĝis kiam tiu ĉi ĝenaĵo finiĝos. Poste ni provos denove, se vi volas.”

Se mi ne timus, ke onklino Dana subite aperus, mi ĉirkaŭprenus kaj kisus ŝin. Tial mi nur tuŝetis ŝian manon kaj kapjesis.

Vi demandos vin certe, kiel sentiĝis esti en tiu rolo.

Kaj kien malaperis ĉiuj vortoj pri amo kaj romantiko?

Ili ne malaperis. La komenco estis iom subita, proza, se vi volas, sed baldaŭ mi amis Vanjan preter ĉio. Estis malfacile kaŝi tion, kiam aliaj ĉeestis, sed kaj ŝi kaj mi bone aktoris. Sed dum ni estis solaj — kaj tio estis tre ofte — ni ne avaris pri amaj vortoj kaj karesoj. Iun fojon mi demandis Vanjan: ”Kial mi?”, je kio ŝi respondis: ”Kial ne?”

Iam pli poste ŝi diris: ”Estas facile enamiĝi en vin. Estas agrable pensi, ke vi estu patro de mia infano. Mi ne povas klarigi, kial. Mi nur sentas, ke mi ŝatos tion.”

Mi kuŝis kun la kapo sur ŝia ventro, kiam ŝi diris tion.

La ventro estas tiu parto, kiun mi plej ŝatis ĉe ŝi. Rondeta, agrable glata, kun loko por abundo da kisoj. Eble la penso, ke ĝi estos dum naŭ monatoj hejmo por la infano, kiun ŝi tiel varme deziras, ankaŭ mia infano, helpis, ke ĝi sentiĝis pli ekscitiga ol ŝiaj aliaj rondaĵoj.

Tre ofte post nia gekuŝado mi metis mian kapon sur ŝian ventron. Ĉiam iu eta sono estis aŭdebla el ĝi kaj mi fantaziis, ke tie parteto de mi kaj eta parto de ŝi trovas unu la alian kaj kuniĝas, simile kiel ŝi kaj mi nur antaŭ nelonge kuniĝis, kaj ke tio, kion mi aŭdas, estas ĝuste la sono de tiu kuniĝo.

Ni neniam parolis pri ŝia edzo. Mi ja demandis min, ĉu ŝi gekuŝas ankaŭ kun li, sed mi ne volis scii. Mi preferis trompi min, ke ŝi tenas lin for de si, sed mi sciis, ke tio estis nur memtrompo. Mi ankaŭ konsciis, ke li estos laŭleĝe patro de tiu infano — se estos iu infano, ni ja ĝis nun ne sukcesis en tio — kaj ke mi devos forgesi ĉion pri ĝi, mi ja promesis tion.

Tiel venis la fino de mia somera ferio. Mi prokrastis la hejmeniron ĝis la lasta ebla tago — neniam pli frue mi faris tion —, sed fine mi devis reiri al la urbo. Ĝis la lasta ebla momento Vanja kaj mi faris niajn klopodojn. Ni jam ne plu parolis pri iaj ĝemeloj, eĉ signo de plej malgranda rano estus bonvena.

Fakte, eĉ pri ranidoj ni ne parolis. La lastan tagon mi tamen levis la demandon: ”Kion nun? Ŝajnas, ke ni bezonus pli da tempo ...” mi komencis.

Vanja skuis la kapon.

”Ne, mi devos verŝajne akcepti la fakton, ke mi ne povas gravediĝi. Dana kutimiĝis al tio, kial ne mi?”

”Eble ni provu denove venontsomere?” mi demandis.

”Venontsomere mi estos ankoraŭ pli maljuna,” Vanja respondis, ”kaj vi havos aliajn, pli junajn interesojn.”

Mi provis nei, sed ŝi silentigis min.

”Tiel estas, ni ambaŭ devos akcepti tion. Sed mi estas dankema al vi, ke vi volis dediĉi iom da tempo al ĉi tiu maljuna karno. Kaj precipe mi estas dankema, ke vi akceptis, ke mi amu vin.”

Larmige, ĉu ne? Tiel sentiĝis kaj vi povas esti certa, ke mi kun tre granda bedaŭro reiris al la grandurbo.

Malofte venas informoj de onklino Dana. Iel ŝi ne lernis uzi la telefonon, nur rektaj informoj kalkuliĝas. Okazas, kiam ŝi venas al la urbo por la rutinaj mendoj por la koopera butiko, ke ŝi preterpasas ĉe ni. Ŝi ĉiam kunportas ion: freŝajn verdaĵojn, propran kokidon, skatolon da ovoj. Hieraŭ ŝi kunportis poton kun floroj. Estis balzamino, jam du decimetrojn alta, kaj ĝi estis por mi. Sendis ĝin Vanja kaj laŭ tio, kion onklino Dana diris, mi helpis semi balzaminojn kaj devas sekve ricevi unu el ili kiel dankon.

Mi komprenis, ke tio ne estis simpla donaco, ĉar mi neniam helpis al Vanja semi iujn florojn, sed iaspeca mesaĝo. Sur la florpoto estis gluita la saketo, en kiu venis la semoj, kaj la latina nomo de balzamino estis substrekita: impatiens noli-tangere.

Mi senpolvigis miajn konojn de la latina. Mi trovis kaj ”senpacienca” kaj ”ne tuŝu”. Kion ŝi celas per tio? Se tio estis mesaĝo, ĝi vere estis al mi nekomprenebla. Ĉu ŝi senpacience atendas min? Aŭ ĉu ŝi celas, ke mi venontjare tenu min for de ŝi? La du aferoj definitive ne kongruis. Eble onklino Dana ion sciis.

”Kaj kiel ĉiuj fartas?” mi demandis.

Ŝi rakontis pri iskiatiko, kiu komencis turmenti la onklon kaj devigis lin al lito, dum ŝi mem prizorgis la butikon. Poste ŝi rakontis, ke baldaŭ okazos geedziĝo, vera surprizo por ĉiuj. Unue ŝi ne volis diri la nomojn; ŝajnis, ke ŝi volas longe suĉi la surprizbombonon.

”Agda kaj Berto,” ŝi fine diris.

Je tio mia patrino kaj mi samtempe ekkriis: ”Ĉu li ne mortis? Ĉu ŝi ne estas tro maljuna?” kaj mi ne memoras, kiu el ni diris kiun frazon. Tiam onklino Dana ekridis tiel, kiel mi neniam aŭdis ŝin pli frue. Kiam ŝi sukcesis trankviligi sin, ŝi klarigis, ke ne temis pri la maljuna Agda, sed pri la nepino, kaj ke Berto evidente ne mortis, se li intencis edziĝi.

”Ĉu la fratino de Viktor?” mi miris, kvazaŭ tio estus io nepensebla.

”Jes,” klarigis onklino Dana kaj aldonis, ke evidente tiuj du jam delonge kunumis, sen ke iu sciu tion, kaj ke ilia foriro el la vilaĝo estis interkonsentita. Kaj ne, ŝi ne estis graveda, ŝi respondis al nia nefarita demando. Eĉ estas kredeble, ke ŝi ankoraŭ ne allasis lin al si, se tio, kion la maljuna Agda diras, estas vera.

Mi miris, kion diros la aliaj junulinoj, kiujn li laŭdire delogis, kiam li ne elektis iun el ili.

”Mi neniam kredis al tiuj fabeloj pri Berto kiel kaŭzulo de ĉiuj ekstergeedziĝaj rondaj ventroj,” asertis onklino Dana. ”Mi iomete konas lin el la butiko, kaj li neniam donis la impreson de entreprenema tipo. Ankaŭ pri la aktuala geedziĝo mi kredas, ke ĝi estas pli iniciato de Agda ol li mem.”

”Sed ĉu li ne mortigis sin mem?” mia patrino denove insistis.

”Evidente ne, sed tio estis radikala solvo por malebligi, ke ĉies pekoj daŭre estu pendigitaj sur lin: ĉiuj surprizaj rondaj ventroj, ĉiuj ekstergeedziĝaj ligoj. Eĉ pri la benita stato de Vanja iu volis doni al Berto la honoron, malgraŭ tio, ke ĉiuj kredis lin jam en la alia mondo.”

Mi ne reagis al la esprimo ”benita stato”, sed mia patrino, pli sperta en tiaj esprimoj, tuj demandis.

”Ĉu Vanja fine atendas infanon?”

”Jes, jam dum pli ol du monatoj. Ĉu mi ne jam diris tion al vi? Post dek jaroj, ĉu vi povas imagi? Mi ĉiam diris al ŝi, ke ŝi ne malesperu. Ne antaŭ ol la korpo mem diras ne.”

Mi ne bezonis longe pensi, kie mi estis kaj kion mi faris du monatojn pli frue. Mi sentis ion varman interne, mi ŝatus, ke Vanja estu tie por montri al ŝi mian ĝojon. Ni sukcesis! Sed mi devis teni min trankvila, mi promesis tion al Vanja.

”Kion diras pri tio la edzo?” mi miris.

”Ho, li estas kiel freneza pro ĝojo! Tri tagojn li estis ebria, ĉiujn li invitis en la kelon, ĝis kiam li ĝissange ekbatalis kun alia ebriulo, kiu eldiris la stultaĵon pri Berto.

Oni devis voki policon kaj dum semajno oni tenis lin en karcero. Sed tio ne gravas por li. Li iras ĉirkaŭen fiera kiel koko. Eĉ la fakto, ke Vanja elĵetis lin el la geedza ĉambro post la hejmenveno el la karcero kaj devigas lin dormi en la antaŭa servista ĉambro, ne ĝenas lin.”

Impatiens. Noli tangere. Mi fine komprenis la mesaĝon.

Onklino Dana estis preta por foriri, sed mi devus ankaŭ mem sendi mesaĝon. Kion diri, por ke nur Vanja komprenu? Io, kion la onklino pludiru pli-malpli laŭvorte? Mi ne havis multajn minutojn je dispono. Ĉio, kion mi elpensis estis: ”Diru miajn bondezirojn kaj gratulojn al Vanja. Kaj ne forgesu danki ŝin pro la sendita florpoto. Diru ankaŭ, ke mi pretos semi ankoraŭ foje, se ŝi bezonos mian helpon.”

Franko Luin

Iun ĵaŭdon

La restoracio senhomiĝis iom post iom. Familie la servistino iris de tablo al tablo skribante per sia forta krajono la kalkulon sur la makulitaj tukoj.

—Por vi, etulo, estas ses frankoj dudek ... Por vi, sinjoro Dutoire, estas kiel kutime kvar frankoj sepdek. Ne, ne, mia kara, estas tro por vi, tiu trinkmono ... Reprenu dek soldojn ...

Maurice Laubier trinkis malrapide la sengustan kafon, kiu tamen odoris je cikorio kaj lavakvo. Li restis ĉe la tablo kun vaga impreso de malagrablo kaj soleco. Kial li sentis sin subite tiel perdita en Parizo? Li ja vivis tie de tri jaroj!

Lia kamarado Pierre Marot donis al li amikan batpuŝon: —Nu, Laubier, ĉu vi estas sur la luno? Vi ŝajnas esti en alia mondo!

La juna viro ekskuiĝis.

—Ho, paĉjo skribis, ke mi nun vivis sufiĉe longtempe en la Latina kvartalo kaj ke mi devas hejmenveturi.

Marot levis malrapide la ŝultrojn: —Li pravas, via patro. Kiam oni havas la honoron posedi familion kaj ke ili demandas pri vi, oni devas tien iri ... Mi ĵuras, ke mi ne lasus min peti, se mi havus tian okazon.

La servistino skribaĉis sur la tuko: —Por vi, sinjoro Laubier, estas sep frankoj naŭdek. Ĉu vi ankoraŭ ne foriris? Mi kredis, ke ĵaŭde vi iras al la malsanulejo.

—Ĵaŭdo? ... Ĉu estas ĵaŭdo?

Li ruĝiĝis, prenis la monujon.

—Sen koro! gruntis Marot ironie. Oni adoras etulinon, kamaradinon, kaj ŝi malsaniĝis. Do, bonan vesperon!

Oni ne plu pensas al ŝi.

—Mi jam trifoje vizitis Marinette, replikis Maurice embarase.

—Se ŝi havus amikecon por mi, kaj se la tramo estus malplikosta ... komencis Marot.

Sed Laubier jam grandpaŝe foriris. Verdire li forgesis, ke estas ĵaŭdo. Tiu letero de lia patro forgesigis al li la konon de la semajntago. Tamen la urbo ne plu ŝajnis alloga. Nu, ĉu li revenu al la malgranda fabriko, laboru kune kun la patro? Devas esti Marinette, kiu mankas al li. Tia terura impreso de infano perdita en granda urbo, kian li sentis de antaŭ kelkaj semajnoj ... post kiam la knabino ne plu estas tie. Li vidis antaŭ si tiun malgrandan studentinon pri farmacio, kiu diris: —Maurice, ĉu mi povos eniri en vian fabrikon kaj dozi miksaĵojn, kiam mi finis miajn studojn? Mi estus tiel feliĉa, se mi tuj havus laboron.

Li ankaŭ rememoris tiun vesperon, kiam ŝi eliris el la malfermita aŭtomobilo de ”sinjoro Cramail”, la filo de la granda ĉokoladfabrikestro.

La promeno estis tre bela, diris Marinette kuntirante sian maldikan mantelon super la brusto. Sed mi ege frostis.

La postan tagon ŝi estis en malsanulejo kun pulminflamo. Kia stulta malbonfarulo, tiu Cramail! La saman vesperon Laubier kaj Marot bategis lin plenforte por instrui al li ne mortigi junajn knabinojn.

Ĵaŭde, de la unua ĝis la tria, oni nun povis viziti Marinette. Ŝiaj gepatroj estis tro malriĉaj por povi veturi de sia provinco. Do ŝiaj kamaradoj vizitis ŝin, anstataŭante la familion.

Ĉu estis eble, ke Maurice, turmentita de siaj nigraj pensoj, forgesis tiun ĵaŭdon?

Li aĉetis bukedon da simplaj floroj, tiaj kiaj kreskas en la ĝardeno de liaj gepatroj, bluaj delfinioj, similaj al tiu blua somera ĉielo, kiu brilegis inter la altaj domoj de la strato. Ĉio nun ree estis ĉarma, kiam li iris por revidi Marinette.

Li konis la vojon al la salono en la malsanulejo, kie kuŝis la knabino, kaj iris rekte tien pasante sur ŝtuparoj kaj tra koridoroj ... Rideto ludis sur liaj lipoj, li metis sian bukedon sub la brakon, por ke li havu du manojn por preni tiujn de Marinette.

En la salono la lito estis senenhava ... Terura kapturno ekkaptis la junan viron; ŝajnis al li kvazaŭ lia cerbo estus subite pumpita, eltrinkita tra la nuko kiel de kokino, kiun mortkaptis forkego ... li haltis ĉe la pordo, la kruroj estis molaj ... Flegistino preterpasis ... Li demandis: —Fraŭlino ... la lito dek du ... ĉu ŝi resaniĝis?

Distrita la blankvestita virino pasis sen halti: —La dek dua? Ne, sinjoro, ŝi ne resaniĝis.

Maurice restis, apogante sin ĉe la muro ... Marinette ... Ŝi lastfoje estis tiel pala ... Mortinta? tiu etulino, tiel gaja, tiel kuraĝa, mortinta ... pro promenado en veturilo!

La juna viro pugnigis la manojn en siaj poŝoj kaj krispigis la piedojn sur la plandoj ... Li tordis la buŝon ...

Marinette ...

Li rigardis stultege la belajn bluajn florojn, tiel delikate bluajn, kiujn li havis sub sia brako, kaj kies facilrompaj petaloj antaŭeniĝis antaŭ li. Nur tiam li komprenis, kian gravan lokon la juna knabino havis en lia koro. Li amis Marinette kaj li eĉ ne diris tion al ŝi ...

Ĉefflegistino alproksimiĝis, haltis kaj alparolis lin: —Ĉu vi ne venis por viziti la malgrandan studentinon, sinjoro? Ĉar la vetero estas tiel bela, ni elkondukis multajn malsanulojn en la ĝardenon. Iru rigardi, ĉu la knabino, kiun vi serĉas, estas tie.

Sendube estas maniero por forsendi la homojn, por ke ili ne ploru en la salonoj ... Tamen la obstina espero ree naskiĝis en la fundo de lia animo. Li malsupreniris. La ĝardeno estis plena de kuŝseĝoj, de vizitantoj, kiuj alportis florojn kaj ĉerizojn. Tie, kontraŭ amaso da geranioj, sur kapkuseno ... tiu pala vizaĝeto, sola ...

Li kredis aŭdi milojn da birdoj ekkanti samtempe, kaj li rapidis, ne povante paroli. Li prenis la malgrandajn manojn, kisis ilin naive kaj metis tremante sian bluan bukedon sur la litkovrilon.

—Estas afable veni, Maurice, diris la knabino kun rideto. Sed kiel strange gaja vi aspektas ...

Li ekvidis seĝeton, trenis ĝin al ŝi kaj sidiĝis. Li ne volis malkaŝi sian timon por ne aflikti la malsanulinon. Li balbutis: —Aŭskultu ... Marinette. Mi ricevis leteron de hejme.

Paĉjo volus, ke mi revenu hejmen. Ĉu vi volas iri tien kun mi? Ĉar ... mi ... vi komprenas ... Mi ne povas vivi sen vi.

F. de Baillehache El la franca tradukis Eva Julin Ses leteroj Unua letero Estimata sinjoro doktoro!

Vi certe miras, ke mi skribas al vi. Certe, post la hieraŭa vespero vi meritas, ke mi traktu vin kiel homon senhonoran! Mi volis telefoni al vi anstataŭ skribi, sed mi timis, ke vi povus mian telefonadon miskompreni — viroj estas ja tiel vantaj — cetere mi ne povus ĉion telefone klarigi, kion mi ŝatas diri al vi. Fine mi forgesis ke vi tute ne havas telefonon. Do mi skribas. Por klarigi ĉion plej koncize, mi memorigos, kio okazis inter ni hieraŭ vespere.

En la Esperanta klubo vi faris hieraŭ interesan paroladon pri la temo: ”Ĉu ekzistas platona amo?” Mi sekvis la paroladon kun grandega atento, jes, mi devas konfesi, ke mi admiris la elokventecon kaj subtilecon, kun ia vi traktis tiel delikatan temon. Mi sentis, ke en vi kaŝiĝis ĝis nun idealisto, kiu hieraŭ montriĝis unuafoje kaj kaŭzis pli viglan batadon de mia koro. Ĝis nun mi estimis vin nur kiel idealan samideanon, kiu batalis por nia kara afero. Kaj hieraŭ mi konstatis, kia idealisto vi estas sur la tereno de la amo. Sed ho vi, kian malĝojan sperton mi poste devis travivi!

Post la kunveno, kiam vi akompanis min hejmen, mi havis la subitan deziron ankoraŭ babili kun vi pri tiu delikata temo, kaj ĉar vi ja estas samideano, mi simple invitis vin preni ankoraŭ tason da teo en mia loĝejo. Ni estis solaj. Mi opinias, ke tiu intima kunestado duope estas tre agrabla, kiam oni volas babili kun bona amiko, kian mi vidis en via persono ĝis hieraŭa tago. Mi verŝis teon en vian tason kaj vi ankaŭ ne rifuzis glaseton da Esperanto-likvoro, kiun mi hazarde aĉetis dum la lasta internacia kongreso. Mi alportis diversajn fotografaĵojn kaj leterojn de miaj multaj eksterlandaj amikoj, kun kiuj mi korespondas tre intime, kaj ni esploris la demandon, ĉu homo povas enamiĝi pere de Esperanta korespondado kaj ĉu tia enamiĝo estas pure platona, neseksa. Speciale interesis nin leteroj de junulo el Ameriko, kaj kiam vi komencis laŭtlegi liajn pasiajn amkonfesojn, vi subite ĉirkaŭprenis min kaj komencis min kisi... Vi kisis min kiel frenezulo ... Kaj nur poste, kiam vi jam forlasis mian domon, mi konsciiĝis pri tio, ke mi forgesis vangfrapi vin pro tiel senhonta impertinenteco!

Kaj tial mi skribas al vi. Jes, mi sendas al vi per tiu ĉi letero simbolan vangfrapon, vi hontu pro via hieraŭa konduto! Mi ne scias, kun kiaspecaj virinoj vi ĝis nun rilatis. Ĉiuokaze koncerne mian personon vi tre eraras, sinjoro! Mi ne apartenas al tiuj virinoj, kiajn oni facile per kisoj kaj belaj paroloj povas akiri kaj sklavinigi por siaj voluptaj kapricoj ... Mi ne estas malmoderna virino, kiel vi eble nun post mia letero vidos en mi. Mi ne estas kontraŭ tio, ke iu sinjoro enamiĝu al mi. Sed enamiĝo tute ne rajtigas kavaliron konduti tiel senhonte kaj agresive, kiel kondutis vi, sinjoro doktoro!

Sed ankoraŭ pli kolera mi restas pro tio, ke vi kiel samideano misuzis nian karan Esperanton, simple elprofitis mian samideanan konfidemon, por ataki senhelpan virinon en ŝia loĝejo kaj preskaŭ perforti ŝin... Ĉu tiel aspektas la belaj idealoj de via platona amo, pri kiu vi tiel bele paroladis en la Esperanta klubo? Bonvolu memori ke mi estas ĉasta fraŭlino, kiun oni devas trakti kun respekto kaj certa sinretenemo, ĉu vi komprenas min?

Mi diras tion al vi, ĉar estas eble, ke ni denove vidos nin en la klubo.

Kun estimo Mary Dua letero Kara sinjoro doktoro!

Mi ne scias, ĉu vi ricevis mian leteron, kiun mi skribis al vi antaŭ unu semajno. Ĉiuokaze mi skribas al vi ankoraŭfoje kaj sendas la leteron rekomendite, por esti certa, ke ĝi atingos vin.

Estus tre malfacile por mi ĉion detale ripeti, kion mi skribis antaŭ semajno al vi. Mi volis klarigi al vi, ke vi iom eraris en mia persono dum tiu komuna vespero, kiun ni pasigis en mia loĝejo. Mi ne estas tia virino, kian oni povas senskrupule kisadi kaj trakti kiel ludilon, por kontentigi siajn pasiajn avidojn... Kaj mi volis diri al vi, ke vera samideano ne kondutas tiel, kiel vi kondutis en tiu vespero. Almenaŭ ni Esperantistoj estu inter ni kamaradoj, kiuj amas sin platone pro la nomo de bela ideo, kiu ĉiujn nin ligas!

Mi volis tion komuniki al vi kaj peti vin, ke vi tamen ne sentu vin ofendita. Mi komprenas ke estas kelkfoje en la vivo situacioj, en kiuj homo povas forgesi sin. Ni ja ĉiuj estas pli-malpli dependaj de niaj sentoj kaj pasioj.

Mi simple celas per mia letero konstati vian senpripensan agon kaj esperas, ke tio estonte ne ripetiĝos. Tamen mi ne volus, ke vi havu la impreson, ke mia hejmo de nun estas fermita por vi. Tute ne. Bonvolu ĉe okazo telefoni al mi.

Korajn salutojn de via Mary Tria letero Kara doktoro!

Mi konstatas, ke estas tre simpatie de via flanko, ke vi ĝis nun ne respondis miajn leterojn. Via silento estas por mi klara pruvo, ke vi konscias pri via malkorekta ago kaj nun ne volas min denove ĝeni. Mi komprenas, ke via nobla animo simple hezitas aŭ ne povas ankoraŭ trovi la vojon al reciproka paciĝo. Mi volas certigi vin, kara doktoro, ke mi ne plu ĉagreniĝas! Mi serĉis vin lastfoje en la klubo por diri tion al vi, sed vi ne venis. Ĉu vere mi estas la kaŭzo, ke vi ne vizitas plu la Esperantajn kunvenojn? Mi treege tion bedaŭrus, kaj jam pro nia komuna verda afero mi pardonas al vi. Mi eĉ regajnis mian malnovan konfidon al vi kaj estus preta denove inviti vin (mi ĵus ricevis novan provizon da Esperanto-likvoro).

Sed mi havas pli bonan ideon. Ĉu vi volas morgaŭ renkontiĝi je la 5-a horo posttagmeze en dancejo de hotelo ”Bristol”? Estas tie bonega ĵazbanda muziko, kaj muziko plifaciligas malagrablajn rendevuojn, ĉu ne? Mi estas konvinkita, ke nia interparolo klarigos ĉion.

Plej korajn salutojn de via atendanta Mary Kvara letero Kara sinjoro Johano!

Kio verdire okazis? Kial vi ne estis hieraŭ en la dancejo? Ĉu vi estas ofendita? Sed tio ja estus infanaĵo de via flanko! Ni ja estis ĉiam bonaj gekamaradoj, mi bone memoras la lastan Esperantobalon, dum kiu vi dancis kun mi preskaŭ ĉiun dancon... Kaj la malagrablan epizodon dum tiu nia komuna estado en mia loĝejo mi jam de longe forgesis. Vi same forgesu ĝin! Bedaurindulo mia, kiom vi devas suferi pro tia malsaĝa ago! Mi konfesas, ke la Esperanto-likvoro efektive estas iom forta kaj efikas speciale al la temperamento. Eble ankaŭ kulpis la tro pasiaj amkonfesoj de tiu amerika junulo, kiujn vi laŭtlegis al mi, eble ankaŭ miaj harbukloj tro tikle karesis viajn vangojn (mi memoras, ke ni komune legis la leteron proksimigante niajn kapojn tre intime), jes, ĉio senkulpigas vin!

Eble vi pravas, ke vi ne volis rendevui en ”Bristol”. La ĵazorkestro efektive estas tro brua, oni ne povas oportune interparoli. Tial mi proponas, ke ni morgaŭ rendevuu en kafejo ”Marlene” je la 6-a horo. Estas tie tre trankvile kaj agrable. Ni babilos tiel, kiel iamaj bonaj kamaradoj, ĉu jes? Kaj pri tiu stulta kisado en mia loĝejo ni jam ĉesu paroli!

Via Mary Kvina letero Kara Johano!

Vi denove ne venis. Mi ne povas kompreni vian konduton. Pardonu, ke mi riproĉas al vi kaj kritikas vian agmanieron. Ĉu ne estas malĝentilaĵo ne respondi al miaj leteroj kaj ne veni je fiksitaj rendevuoj? Sed konante vin kiel ĝentilulon mi supozas, ke io okazis, kio kaŭzas vian silentadon.

Mia kara Johano, pardonu ke mi tiel nomas vin, sed mi sentas grandan kulpon kaj konsciencajn riproĉojn!

Certe mi estis tro severa en miaj leteroj kaj ofendis vian noblan koron. Via silento nervozigas min, depost multaj tagoj mi ne plu dormas. Tial mi tre petas vin, ke vi interkomuniku kun mi! Mi atendas ĉe la telefono morgaŭ inter la 9-a kaj 12-a horo matene.

Nepre!

Mary Sesa letero Kara Joĉjo!

Mi ne plu povas elteni. Vi konstanta silentado frenezigas min. Kial vi turmentas min, malfortan virinon, kiu havas sendormajn noktojn? Kial vi pelas larmojn en miajn okulojn kaj malfeliĉigas min? Ĉu mi meritas, ke vi traktu min tiel kruele kaj senkore?

Joĉjo, ĉu vere vi volas min devigi al amkonfeso? Jes — mi amas vin! Viaj kisoj tiuvespere svenigis min, feliĉigis, ebriigis min ... mi ne povas plu silenti ... mi estas freneza, mi devas pensi ĉiam pri viaj kisoj ... mi fermas miajn okulojn kaj revas, sopiras, deziregas, ke ĉio ripetiĝu!

Venu, kara mia! Mi atendas! Venu!

Mary Epilogo ”Karulo!” diris la bela eleganta Esperantistino Mary malfermante la pordon de sia loĝejo kaj preskaŭ svenante falis en la brakojn de la belkreska ridetanta doktoro Johano, kiu tenis en la mano grandegan bukedon da ruĝaj rozoj. Ili kisis sin longe kaj pasie. Poste, kiam la ruĝaj rozoj staris sur la tablo, kiam ili levis la glasetojn kun la Esperanto-likvoro, ŝi demandis: ”Joĉjo, diru, kial vi ne respondis al miaj leteroj?”

”Kara mia!” respondis la doktoro kaj ridetis friponete, ”ĉu mi nun troviĝus ĉi tie en via loĝejo kaj povus vin kisi kaj karesi senfine, se mi respondus al viaj leteroj?”

Jean Forge

Duona paperfolio

La lasta meblotransporto jam iris: la luanto, juna viro kun funebra krepo sur la ĉapelo, trairis ankoraŭ foje la loĝejon por vidi, ĉu li forgesis ion. — Ne, li ne forgesis ion, absolute nenion; kaj li eniris en la halon, firme decidinta ne plu pensi pri tio, kion li travivis en ĉi tiu loĝejo. Sed jen, en la halo, apud la telefono, pendis duona paperfolio fiksita per najletoj; kaj ĝi estis plenskribita per pluraj manskriboj, io zorge per inko, alio skribaĉita per nigra aŭ ruĝa krajono. Tie estis la tuta bela historio, kiu okazis dum la mallonga tempo de du jaroj; ĉio, kion li volis forgesi, estis notita tie; unu homa vivo sur duona paperfolio.

Li deprenis la folion; estis sunflava malnetpapero, kiu reflektas la lumon. Li metis ĝin sur la apogon de la salona kahelforno kaj, klinita super ĝi, li legis ĝin. Unue estis notita ŝia nomo: Alice, la plej bela nomo, kiun li tiam konis, ĉar estis la nomo de lia fianĉino. Kaj la numero — 151.1. Aspektis kiel psalmonumero en la preĝejo.

Sub tio: Banko. Estis lia laborejo, la sankta laboro, kiu donis la panon, hejmon kaj la edzinon; la bazon por la ekzisto. Sed ĝi estis forstrekita! Ĉar la banko bankrotis, sed li saviĝis al alia banko, sed post mallonga periodo kun multa malkvieto.

Poste estis notite: Florvendejo kaj Fiakristo. Estis la gefianĉiĝo, kiam li havis la poŝon plena je mono.

Poste: Meblovendisto, Tapetisto. Li pretigis la hejmon.

Transportejo: ili enloĝigas sin.

Biletejo de la operejo: 50.50. Ili estas novgeedzoj kaj iras al la operejo en la dimanĉoj. Iliaj plej belaj momentoj, kiam ili mem sidas silentaj kaj renkontiĝas en la belo kaj harmonio en la fabellando sur la alia flanko de la kurteno.

Ĉi tie sekvas vira nomo, kiu estas forstrekita. Estis amiko, kiu atingis iom altan pozicion en la socio, sed ne povis elteni la feliĉon kaj falis, senhelpe, kaj devis veturi longen for. Tiel fragile estas!

Ĉi tie io nova aperis en la vivo de la geedzoj. Estas skribite, per virina mano kaj krajono: ”La virino”. Kiu virino? — Ja, ŝi kun la granda mantelo kaj ĝentila kompata vizaĝo, kiu venis tiel silente kaj neniam iris tra la salono, sed ĉiam uzis la koridoron por atingi la dormoĉambron.

Sub ŝia nomo estas notita Doktoro L.

Por la unua fojo aperas ĉi tie la nomo de parenco. Estas skribite ”Panjo”. Estas la bopatrino, kiu diskrete tenis sin flanke por ne ĝeni la novgeedzojn, sed estis nun vokata en momento de bezono kaj venas ĝoje, ĉar ŝi estas bezonata.

Ĉi tie komenciĝas granda skribaĉado per blua kaj ruĝa krajonoj. Komisiejo: la virino foriris aŭ novan oni dungos. Apoteko. Hm! Malheliĝas! Laktocentralo. Tie oni mendas lakton, sentuberkulozan.

Spicejo, Buĉisto ktp! La domo estas zorgata per telefono; tiam la mastrino ne estas sur sia loko. Ne, ĉar ŝi kuŝas en la lito.

Tion, kio sekvis, li ne povis legi; ĉar ekmalheliĝis antaŭ liaj okuloj, kiel devas okazi kun droniĝanto en la maro, kiam li devas vidi tra la akvo. Sed tie estis notite: Entombigejo.

Tio diras sufiĉon! — Unu granda kaj unu malgranda, subkomprenite, kestoj. Kaj parenteze estis skribite: el polvo.

Poste nenio alia estis skribita! Ĝi finiĝis per polvo, kaj tiel estas.

Li prenis la sunpaperon, kisis ĝin kaj metis en sian brustopoŝon.

En du minutoj li travivis du jarojn de sia vivo.

Li ne estis kurbita, kiam li eliris; li kontraŭe tenis sian kapon alta, kiel feliĉa kaj fiera homo, ĉar li sentis, ke li tamen estis havinta la plej belon. Kiom da malfeliĉuloj neniam havis tion!

August Strindberg Tradukis Franko Luin www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-151-2 132