Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Bonvenon en la muzeo de Eŭropa propagando

de  Jean-Baptiste MALET

En la parko Léopold en Bruselo lokiĝas nekutima muzeo, kiu depost sia inaŭguro, la 6-an de majo 2017, jam logis duonmilionon da vizitantoj. Ni eniras per sekureca transira ĉambro, kie gardistoj kontrolas nian legitimilon, niajn personajn aĵojn per rentgenoj kaj nian temperaturon per termika kamerao.

Ni alĝustigas la aŭdgvidilon kaj elektas lingvon, unu el la dudek kvar oficialaj de Eŭropa Unio. "Bonvenon en la Domo de Eŭropa historio, projekto de la Eŭropa parlamento. Laŭ nia gvidado tra la ekspozicio, vi rimarkos, ke ni ne rakontas al vi la historion de ĉiu Eŭropa lando."

La konstanta ekspozicio komenciĝas per prezentado de aĵoj rilatantaj al la historio de la kontinento kaj al la greka mito de Eŭropo. Poste, en la 18-a jarcento jam venas la tempo aludi la nazian reĝimon kaj Sovetunion. "Dum la Franca revolucio de 1789 simplaj civitanoj renversas absolutan monarkion, kiu de jarcentoj regis ilin. Iliaj noblaj idealoj pri libereco, egaleco kaj frateco estos baldaŭ makulitaj de Teroro, periodo de perforta punpremo, amasaj ekzekutoj kaj politikaj elpurigadoj. La gilotino estas elektita de la Franca revolucia ŝtato por malaperigi siajn malamikojn", plu diras la nevidebla rakontanto en la aŭdgvidilo, dum sonas en niaj oreloj la seka bruo de tranĉilego. La argumentado, ke idealismaj celoj povas ĝustigi brutalajn rimedojn, jam estis plurfoje uzitaj dum la Eŭropa historio. Aparte de la Soveta policeca ŝtato sub Jozefo Stalino kaj de la nazia reĝimo de Germanio." Tiu unua analogigo iĝos la gvidfadeno de la vizito.

La ĉambroj dediĉitaj al la 19-a jarcento komplete silentas pri la poreŭropaj pacifistoj kiel Viktoro Hugo aŭ Bertha von Suttner, la unua virino, kiu ricevis Nobel-premion pri paco en 1905. Kompense, oni tie ekscias, ke marksismo estas "pasia reago" al la industria revolucio, periodo dum kiu "la kondiĉoj de vivo kaj de laboro (de la laboristoj) ofte estas teruraj". Sed, plu diras la voĉo, "je la fino de la 19-a jarcento, ilia situacio pliboniĝas per pograda ricevo de balotrajto".

Ne serĉu tie eĉ la plej etan aludon pri lukto de la laborista movado : la afero ne ekzistas. Cetere, insistas la aŭdgvidilo, "la laboristaj klasoj neniam konsistis en homogena grupo. La membroj de la laborista klaso ne kunhavis la samajn karakterizaĵojn, kiuj variis laŭ la landoj kaj la industriaj sektoroj". Male, la burĝoj siaflanke "estigas ekonomiajn kaj politikajn ŝanĝojn (...) kaj ludas gravan rolon en la starigo de la modernaj demokratioj".

Por kompreni kiel muzeo, kiu kostis 55,4 milionojn da eŭroj al la Eŭropaj impostpagantoj, povas atingi tiel subtilan historian analizon, necesas esplori la konsiston de ĝia scienca komitato. La 13-an de februaro 2007, ĉe sia oficiala enposteniĝo kiel prezidanto de la Eŭropa parlamento, Hans-Gert Pöttering, gravulo de la Germana Kristan-Demokrata Unio (CDU) esprimis deziron : "Mi deziras, ke oni kreu lokon pri memoro kaj estonteco, en kiu la Eŭropa ideo povos prosperi". La sekvantan jaron, "komitato de famaj historiistoj kaj fakuloj pri muzeologio, el diversaj Eŭropaj landoj", verkas la biblion de la projekto. En ĝiaj "Gvidlinioj por Domo de Eŭropa historio", la malvarma milito komenciĝas en 1917 : "Per la bolŝevista puĉo en Rusio, diktaturo kaj alia formo de socia organizo aperas en Oriento. En multaj landoj, la utopio de sociala egaleco logas multajn adeptojn. La Orient-Okcidenta konflikto komenciĝas. Temas precipe pri batalo inter komunista diktaturo kaj liberala demokratio." La Hispana enlanda milito estas prezentita, kiel konflikto dum kiu "brutaleco atingas kulminojn ambaŭflanke". Kaj tiel plu.

Voĉdonita en la buroo de la parlamento, tiu teksto estis aprobita la 15-an de decembro 2008. Estrara konsilio de politikaj gravuloj estiĝas, kaj ankaŭ scienca komitato komisiita por realigi la muzeon.

Eŭropa deputito de 1979 ĝis 2009, la komunisto Francis Wurz partoprenis la kunvenojn, ofte disputajn, de la estrara konsilio, esperante ke la Domo de Eŭropa historio malfermiĝu por kontraŭdiro kaj nuanco. "Ve, miaj streboj neniel utilis, li bedaŭras. Tiu muzeo estis elpensita de batalantoj de la malvarma milito por konformiĝi al la ideologio de la Germanaj Kristan-Demokratoj."

Tiea direktoro, S-ino Constance Itzel, kontestas tiun opinion. "Ni ne deziris esti muzeo de propagando", ŝi klarigas. Ŝi opinias, ke la muzeo laŭdas "pozitivajn valorojn" kaj ĝi estas poreŭropa. Ŝi precizigas, ke la scienca komitato laboris tute sendepende, sen interveno de la estrara konsilio en ĝiaj elektoj. "Tio veras, komentas S-ro Wurtz. Sed, la historiistoj estis zorge elektitaj laŭ iliaj ideologiaj inklinoj, tial la rezulto konformiĝas al tio, kio estis planita."

Sola historiisto, kiu partoprenis ĉiujn etapojn de la kreado de la muzeo - ekde la redakto de la "Gvidlinioj" ĝis la inaŭguro - la Hungarino Mária Schmidt daŭre sidas en la scienca komitato. Aŭtoro de libroj laŭdantaj S-rojn Ronald Reagan kaj George H.W. Bush, ŝi rangas, kiel 42-a riĉulo en Hungario, laŭ la revuo Forbes. Ŝi posedis la semajnan revuon Figyelö subtenantan la registaron, kiam tiu titolo afiŝis sur sia unua paĝo la portreton de la prezidanto de Federacio de Hungaraj judaj komunumoj, S-ro András Heisler, ĉirkaŭitan de bankbiletoj, en novembro 2018. "Vidata de iuj Hungaroj, kiel eĉ pli ideologia ol Viktor Orbán, kies konsilisto ŝi estis de 1998 ĝis 2002, skribis Le Monde (1-a de aŭgusto 2018), Mària Schmidt estas gravulo de la "neliberala demokratio"."

Certe, se iu legus antaŭ la mikrofono de kongreso de CDU kelkajn paĝojn de la lasta verko de S-ino Schmidt pri la "lukto por suvereneco en Centreŭropaj landoj", tio okazigus amason da koratakoj en la aŭskultantaro. Sed ĉu la devizo de Eŭropa Unio ne estas "Unuiĝintaj en diverseco" ? Ekde 2002 S-ino Schmidt regas Domon de Teroro en Budapesto, unu el la plej vizitataj muzeoj en Hungario. Tiu institucio martelas en tri etaĝoj la fiksan ideon de sia direktoro : Hungario suferis en la 20-a jarcento tiranecon de du similaj politikaj reĝimoj, nazismo kaj komunismo. Financita de la unua registaro de S-ro Orbán, tiu muzeo ricevis la laŭdojn de The New York Times : "Konceptita de dekoraciisto de Holivudo, ĝi uzas torturilojn kaj terurajn portretojn de ridetanta Stalin por pravigi sian tezon [1].

En Bruselo, la ĉambroj de Domo pri Eŭropa historio pri la dua mondmilito ŝajnas enscenigi la rezolucion "pri la graveco de Eŭropa memoro por la estonteco de Eŭropo", adoptitan de la Eŭropaj deputitoj la 19-an de septembro 2019, kiu egaligas "la reĝimojn komunistajn kaj nazian [2]". Jen paroladoj de Adolfo Hitlero kaj de Stalino, aŭtodafeoj kaj detruo de preĝejoj, militistaj paradoj... Gigantaj ekranoj flankalflanke metitaj montras filmojn de Germanaj kaj Sovetaj arkivoj en kiuj, la martelo kaj falĉileto subite aperas samtempe kiel hokokruco, donante al la vizitantoj impreson pri simetrio. Tamen neniu mencio pri la interkonsento subskribita en Munkeno en septembro 1938, post kiu Francio kaj Britio permesas al Hitlero invadi Ĉeĥoslovakion : la muzeo estigas la komencon de la milito per la traktato pri neagreso de aŭgusto 1939 inter Germanio kaj Sovetio. Sammaniere, la batalo de Stalingrado, precipa turnopunkto de la milito, malaperis el la bildo, same kiel la komunistaj rezistadaj movadoj. Pri la naziaj ekstermejoj la komentario unuspire eldiras : "La plejparto de la judaj viktimoj estas ekstermitaj tuj post siaj alvenoj en la koncentrejoj. Sub la Soveta okupacia reĝimo, la gulaga reĝimo izolas kaj malaperigas homojn, ofte hazarde, ĉar ili estas supozataj malhelpi la konstruon de komunismo."

En la superaj etaĝoj, jen ŝanĝo de etoso. Lumaj kaj koloraj ĉambroj laŭdas la Eŭropan romanon : rekonstruon de Eŭropo, naskiĝon de la providenca ŝtato, traktatojn de Romo kaj de Palaco Elizeo, unuan plivastiĝon... La kompara prezento de la vivmanieroj en Oriento kaj Okcidento en la jaroj 1950-aj kaj 1960-aj egalpeze detalas la evoluon de la loĝantaraj vivniveloj. Sed la fundamenta lameco de tiu muzeo evidente montriĝas per la totala manko de iu ajn kritiko pri la politikoj faritaj en Okcidento. La unika aludo al la laboristaj strikoj, kiuj stampis la 20-an jarcenton koncernas tiun de la Britaj ministoj (1984-1985).

Fine venas 1989 : falo de la muro, la epoko de revolucioj finiĝas. Post kio, de la milito en Jugoslavio ĝis eŭro, de la projekto de Eŭropa konstitucio ĝis la krizo pri la Greka publika ŝuldo, preterante la plivastiĝajn ondojn, la historio paradas senstumble, glata, konkorda, riĉa je ekonomiaj progresoj. Kien la senbrida konkurencigo de la laboristoj, la industriaj translokiĝoj al Oriento, la migrado al Okcidento de milionoj da malmultekostaj salajruloj ? En forgesejon. Komunismo malvenkis, kapitalismo venkis, Eŭropa Unio ricevas la Nobel premion pri paco en 2012 : fino de la historio ĉe la sesa etaĝo.

Jean-Baptiste MALET


Ĉu vi diris : unuecon ?

de  Serge HALIMI

EGALE ĉu oni deziras aŭ ne aliancon de la maldekstro kaj de la ekologiistoj por la venontjara franca prezidantelekto, tiu debato konfirmis la geopolitikan analfabetecon de la plej multaj ĵurnalistoj. Ĉar, se oni supozas, ke nenia malkonsento pri ekonomia kaj sociala politiko malebligas al la organizaĵoj maldekstraj de s-ro Emmanuel Macron fari komunan fronton kontraŭ li jam ĉe la unua baloto de la elekto, ĉu eblas diri same pri la ekstera politiko ? Plej mirigas, ke tiu ĉi demando interesas neniun. La rilatoj inter Usono, Ĉinujo, Ruslando ; la politiko de Francujo en Proksimoriento, en Afriko, en Latinameriko ; la atomarmiloj (“force de frappe”) ? Neniu el tiuj ĉi temoj ŝajnas esti pritraktita de la maldekstraj gvidantoj dum ilia renkontiĝo la 17-an de Aprilo. Sed, anstataŭ montriĝi surprizitaj, la komunikiloj preferis rezervi siajn komentojn al demandoj tiom decidaj por la estonteco de la lando kiom la vegetaraj manĝoj en la lernejaj manĝejoj de Liono, la “ne miksitaj kunvenoj” de studenta sindikato aŭ la rifuzo de subvencio al aviada klubo de la urbo Poitiers.

Eĉ tiom ke, kiam la iniciatinto de la unueciga kunveno, s-ro Yannick Jadot, publikigis novkonservativan analizon de ekstera politiko, ĝia enhavo estis tute ne rimarkita. [1] Tamen, pluraj teksteroj, kiujn oni kredus esti redaktitaj en oficejo de la Pentagono, montras la ekologiistan gvidanton dekstre de s-ro Macron. Ekzemple li atribuas la “kreskon de la internaciaj streĉitecoj” nur al la “kreskanta agresemo de la aŭtoritatecaj reĝimoj, kiuj gvidas Ĉinujon, Ruslandon aŭ Turkujon”. Ŝajnas do ke, laŭ li, la provokoj estas neniam ĉe la flanko de Usono, Saud-Arabujo aŭ Israelo. Per la sama atlantikista strabeco s-ro Jadot rezervas al Moskvo kaj al Pekino la monopolon pri la “falsaj novaĵoj”, pri la subteno al “ekstremismaj movadoj” aŭ al la aĉeto de “niaj ŝlosilaj entreprenoj”. Ŝajnas, ke li forgesis la pseŭdajn “amasdetruajn armilojn” en Irako, la okcidentan kaj saud-araban apogon al la siria Fronto Al-Nusra – filio de Al-Kaido –, la usonan rabismon, kiu trudas ekstravagancajn monpunojn al konkurencaj entreprenoj kaj kiu devigis la francan Alstom glutiĝi de la usona General Electric. [2] Logike, lia teksto postulas cetere, same kiel s-ro Donald Trump kaj Joseph Biden, ke la eŭropanoj “tuj ĉesigu la gas-projekton Nord Stream 2” (vd la artikolojn de Mathias Reymond : Usona klopodo por anstataŭigi la rusan energi-liveradon kaj de Pierre Rimbert : Kiel saboti gasodukton.. Kaj li rekomendas al ili subteni Ukrainujon “alfrontitan al milita agreso fare de ĝia rusa najbaro”. Nu, Kievo postulas antaŭ ĉio sian aliĝon al la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO), milita alianco, de kiu la ekologiistoj promesis – kiel unu el siaj “unuaj dispozicioj”, se ili venus en la registaron – eligi Francujon …

La eksa socialista ministro Benoît Hamon malgraŭ ĉio asertas, ke la malkonsentoj ne estas “tiel multaj inter la ekologiista kaj maldekstra partioj”. Ĉu tio signifas, ke la progresema Francujo morgaŭ povus havi la ĉinan politikon de Tokio, la venezuelan politikon de Vaŝingtono, la araban politikon de Tel-Avivo kaj la rusan politikon de Varsovio ?

Serge HALIMI.

[1] “Yannick Jadot : « Les régimes autoritaires ne comprennent que le rapport de force »”, Le Monde, 15-an de Aprilo 2021.

[2] Vd Jean-Michel Quatrepoint, “Au nom de la loi… américaine”,Le Monde diplomatique, Januaro 2017, kaj, pri Alstom, la raporton de s-ro M. Montebourg en L’Engagement, Grasset, Parizo,2020.


Kiel saboti gasodukton

de  Pierre RIMBERT

LA DIPLOMATIO de la tuboj estis antaŭe jam pli bona. En la 1970-aj jaroj la gas-interŝanĝoj inter Okcidenteŭropo kaj la USSR estas en brila memoro de la ministrejoj pri eksteraj rilatoj : stabilaj, daŭremaj, la gasoduktoj estis ponto inter la du rivalaj blokoj de Eŭropo. [1] Kaj kiam la usonanoj volis ĝeni la “malstreĉiĝon”, ili devis sobriĝi : en 1982 la prezidanto Ronald Reagan sankciis plurajn eŭropajn entreprenojn implikitajn en la konstruado de gasodukto inter Eŭropo kaj Siberio kiu, laŭ lia opinio, dependigus Eŭropon de la “ruĝuloj”. [2] Sed la dek membroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) rifuzis apliki la embargon, kaj Francujo rekviziciis entreprenon por devigi ĝin liveri materialon al la sovetianoj … Kelkajn monatojn poste, Vaŝingtono rezignis.

Ekde la falo de la berlina muro, en 1989, la gasaj infrastrukturoj semas malkonkordon inter la membroj de la Eŭropa Unio. Ili simbolas la malboniĝon de la rilatoj kun Ruslando, la disecon de la geopolitikaj interesoj inter la nacioj teorie aliancaj, ilian senpovecon rilate al Usono. La sorto de la gasodukto Nord Stream 2, kiu ligas Ruslandon kaj Germanujon tra la Balta Maro, ilustras tiun ŝanĝon.

Ĉirkaŭiri Ukrainujon

PRAKTIKE finita, la kunmeto de tiu ŝtala serpento de 1230 kilometrojn da longo, kun kosto de 9,5 miliardoj da eŭroj, devis interrompiĝi en Decembro de 2019, meze de ŝtormo da eŭropaj kritikoj kaj usonaj sankcioj. Kiel la lastaj kilometroj de infrastrukturo tia, kiaj ekzistas dekoj da, povis semi la malkonkordon ene de la Unio kaj malfermi unu el la plej gravaj diplomatiaj postmilitaj krizoj inter Vaŝingtono kaj Berlino ?

Komence tamen la nuboj maloftis ĉe la horizonto. En partnereco kun kvin eŭropaj gasfirmaoj (la aŭstra OMV, la germanaj Wintershall kaj Uniper, la franca Engie kaj la angla-nederlanda Shell), la rusa konglomeraĵo Gazprom en Aprilo de 2018 volis duobligi la kapaciton de Nord Stream 1. Tiu ĉi unua gasodukto jam transportas 55 miliardojn da kubaj metro da gaso jare inter la urbo Vyborg, proksime de Sankta-Peterburgo, kaj Greifswald, en la germana lando Meklemburgo-Okcident-Pomeranio. Ĝia itinero respondas al strategia postulo de Kremlo : ĉirkaŭiri Ukrainujon, tra kiu transportiĝas ankoraŭ pli ol la duono de la eksportoj de siberia metano por Eŭropo.

Moskvo riproĉas al Kievo troige profiti je la transigo-pagoj, devojigi parton de la fluaĵoj kaj ne pagi siajn ŝuldojn. Pluraj konfliktoj pro interrompoj de la liveroj eksplodis inter 2005 kaj 2009. Ekde la “ukraina revolucio” de 2014, perforte organizita de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO), kaj eĉ pli ekde la anekso de Krimeo fare de Ruslando en la sama jaro, la situacio veneniĝas. Nord Stream 1 kaj 2 siamaniere reflektas la malboniĝon de la rusaj-ukrainaj rilatoj : la projekto de la unua komencis jaron post la “oranĝa revolucio” de 2004, ankaŭ subtenita de la Okcidento ; la traktato pri la konstruo de ĝia ĝemelo sekvis la krizon de 2014. La suverena intereso de Ruslando devigas Ruslandon liberigi la gas-eksportojn el la politikaj skuoj de ĝia najbaro : 91 elcentoj de la fluoj al Eŭropo transiris tiun landon en 1994, kontraŭ malpli ol 41 elcentoj en 2018. Nord Stream 2 kaj ĝia sudeŭropa samulo Turkish Stream, ankaŭ konstruata (vidu la apudan mapon), fine liberigus Gazprom el siaj problemoj kun la najbaro.

Gasodukto havas la apartecon ke ili kreas reciprokan dependecon inter la landoj, kiujn ili kunligas. Tiu inter Berlino kaj Moskvo estigas ĝenojn. Tuj komence, Nord Stream 2 stumblis super koalicio de kontraŭuloj kiuj ĉiuj gravitas en la malalta orbito de la usona superpotenco : Ukrainujo kompreneble, sed ankaŭ la baltaj landoj kaj Pollando, “kontraŭ la projekto pro kontraŭrusaj ideologiaj motivoj”, kiel franca parlamentano senorname rekonas. [3] Tamen en la jaro 2018 tiu koalicio ne pezas sufiĉe kontraŭ la favoruloj al la gasodukto, gvidataj de Germanujo kaj de ĝia eksa kanceliero Gerhard Schröder, kiu fariĝis premgrupisto kaj, lanĉita de Gazprom, prezidanto de la estraro de Nord Stream 2.

Por Berlino, la plej granda konsumanto de gaso en Eŭropo, la nova gasodukto estas defio tiom pli grava, ke la kancelierino Angela Merkel decidis la ĉesigon de la atomenergio fine de 2022 kaj tiun de la karbo en 2038. Dum oni atendas fortan kreskon de la renovigeblaj energioj, la “engergiŝanĝo” spertas problemojn : sufiĉas ondo da malvarmo, vetero de nuba ĉielo aŭ sen vento, por ke la centraloj nutrataj per brunkarbo neniigu la celojn redukti la ellasojn de forcejefikaj gasoj, kiel lastan Februaron. [4] Pro tio necesas longperspektiva proviziĝo per gaso, malpli polua ol karbo, kaj je stabilaj prezoj. El germana vidpunkto, atingi tiun nepran punkton per komerca partnereco kun Ruslando praviĝas, eĉ se la rilatoj inter la du landoj malboniĝas ekde 2014. Germanujo “konsideras la atingon de sia ekonomia intereso kiel lastinstancan indikilon de la sukceso de sia ekstera politiko”, memorigas Angela Stent, (persona) specialistino pri la rilatoj inter Vaŝingtono, Berlino kaj Moskvo. [5]

La turniĝo de Emmanuel Macron

TIU ĈI sama filozofio, ĥaose realigita de s-ro Donald Trump, elreligos la projekton. Por Vaŝingtono, malebligi Nord Stream 2 havas avantaĝojn same komercajn kiel geopolitikajn : pro subteno de la Eŭropa Komisiono, favora al la fleksiĝema merkato de la usona likva naturgaso (LNG) pli ol por la rusaj gasoduktoj, kaj apoge de la plej atlantikismaj landoj de la Unio (Pollando, Danlando …), Vaŝingtono volas ne nur malebligi la planojn de Moskvo, sed ankaŭ kaj antaŭ ĉio trudi siajn kromaĵojn de likvigita skizo-gaso al la eŭropa merkato. Kaj preterpase premi Germanujon, kun kiu la komercaj disopinioj akumuliĝas. [6] La tuta diplomatia subtileco de Usono disvolviĝas por tio.

S-ro Trump kiu, ekde sia enpotenciĝo, minacis Eŭropon per sankcioj de doganaĵoj, en Julio de 2018 akiris la kapitulacon de Bruselo : La Unio akceptis komplete revizii sian gas-politikon favore al la LNG “de libereco” (laŭ Trump) kaj malfavore al la “totalisma” gasodukto. La nova gas-direktivo, kiu sekvajare adoptiĝis, multigis la administrajn ĉikanojn kontraŭ Nord Stream 2, tiom ke ties konceptintoj devas repensi ĝian juran kaj komercan strukturon.

Tiu teksto ne estus akceptita de la Eŭropa Konsilantaro en Februaro de 2019 sen la impresa returniĝo de la franca prezidanto, kies diskreta subteno ĝis tiam certigis al la adeptoj de la projekto (Germanujo, Francujo, Aŭstrujo, Nederlando, Belgujo, Greklando kaj Kipro) blokadkapablan malplimulton. S-ro Emmanuel Macron pravigis sian returniĝon per la neceso “ne fortigi la dependecon rilate al Ruslando” ; [7] sed eble li provis devigi Berlinon konsideri lian projekton reformi la Union, akceptitan de Berlino per sulkigo de brovoj.

Post la averto, la kanonpafo : kvazaŭ estus naturleĝo, ke la eŭropa energipolitiko decidiĝas en Vaŝingtono, la usonaj parlamentanoj de ambaŭ partioj en Decembro de 2919 decidis la leĝon de protekto de la energipolitiko de Eŭropo, per salvo de [“sankcioj, kiuj blokas la vizojn kaj la havaĵojn de ĉiu eksterlanda persono, kiu scie helpas la tubometajn ŝipojn konstrui duktojn, kiuj originas en Ruslando kaj kondukas al Germanujo aŭ al Turkujo.” – tiel la resumo de la usona Kongreso. Tiuj ĉi eksterteritoriaj dispozicioj, sen juraj bazoj de internacia juro, kaŭzis la tujan ĉesigon de la laboroj ĉe la Nord Stream 2. Sekvajare ili esti akrigitaj kaj etenditaj al la entreprenoj. La plej multaj societoj de teĥnika helpo kaj de asekuro forlasis la ŝipon. Decidinta finance neniigi ĉian enton, kiu helpas la rusan projekton, Usono en Julio de 2020 anoncis, ke Nord Stream 2 nun eniris en la kampon de la leĝo de 2017 nomita “Agi kontraŭ la kontraŭantoj al Usono per sankcioj”, kiu komence celis Ruslandon, Iranon kaj Nord-Koreujon. Ĉi-foje la kontraŭantoj minacataj je ĉesigo de sia aliro al la dolar-sistemo troviĝas inter entreprenoj, civitanoj kaj urboj de Germanujo, membro de la NATO kaj plej potenca aliancano de Usono en la Eŭropa Unio. En letero de la 5-a de Aŭgusto 2020 tri usonaj parlamentanoj tiel sendis la ordonon al du germanaj havenoj kaj al iliaj akciuloj (la urbo kaj la federacia lando) ĉesigi ĉian implikiĝon en la Nord Stream 2, se ili volas eviti “detruon de la financa strukturo de [sia] akcia valoro”, blokadon de iliaj havaĵoj kaj malpermeson eniri usonan teritorion. Do, dispozicioj kaj tono, kiuj estas ordinare rezervitaj al Venezuelo aŭ Kubo …

Fronte al tia humiligo, la germana ministro pri eksteraj aferoj, la socialdemokrato Heiko Maas, observas : “Ni ne kritikas Usonon, ke ĝi pli ol duobligis siajn importojn de petrolo el Ruslando en la lasta jaro. Usono praktikas sian rajton je sendependa energipolitiko. Ankaŭ ni.” Kaj s-ro Frank-Walter Steinmeier, la prezidanto de la Federacia Respubliko, aktive subtenas la finkonstruon de “unu el la lastaj pontoj inter Ruslando kaj Eŭropo”, elvokante la “pli ol dudek milionoj da sovetiaj viktimoj de la dua mondmilito”. [8]

Sed ĝenerale la germanaj gvidantoj montras malfortan decidemon. Kvankam la politikistoj en sia plimulto subtenas la projekton, la politika pejzaĝo disrompiĝas. La Kristandemokrata Unio (CDU) daŭre apogas Nord Stream, same kiel la Socialdemokrata Partio (SPD), Die Linke (maldekstra) kaj la Alternativo por Germanujo (AfD), ekstremdekstra). Sed la plej kontraŭrusaj kristandemokratoj, kun s-ro Mandred Weber, frakci-gvidanto de la Popola Partio en la eŭropunia parlamento, multigas siajn deklarojn incite kontraŭajn al la projekto. La liberaluloj, unue sentemaj pri la ekonomiaj aspektoj, ŝanĝis sian sintenon okaze de la afero de venen-atako al la rusa opoziciulo Aleksej Navalnij kaj nun postulas moratorion. La verduloj, jam malamikaj al Nord Stream 1, ne volas aŭdi pri dua tubo. Ilia rigora sinteno fortiĝis per rezolucio kontraŭ la gasodukto voĉdonita en la Eŭropa Parlamento la 21-an de Januaro de tiu ĉi jaro, per la mobiliziĝo de la mediprotektaj asocioj kaj per la kontraŭrusa obsedo de la okcidenta gazetaro. Kombinita kun la potenco de la usona influo, la populareco de la ekologia sentado faras la dosieron kvazaŭ radioaktiva kaj trudas koncedojn al la germana registaro.

Jam en 2019 la kancelierino koncedis al Usono la financadon de du havenaj finstacioj de regasigo, por akcepti usonan likvan gason ĉe la germanaj marbordoj, kondiĉe ke Vaŝingtono ĉesos ataki Nord Stream 2. Sed la venen-atako al s-ro Navalnij somere de 2020 kaj poste lia malliberigo en Januaro de 2021 [9] liveris al la kontraŭuloj de la gasodukto argumenton tiom pli trafan, ke Berlino estis vigle engaĝiĝinta favore al la rusa opoziciulo : de Varsovio tra Bruselo ĝis Parizo la respondeculoj postulas de la germana kancelierino ke ŝi inkludu la haltigon de la projekto en la sankciojn kontraŭ Moskvo. La alveno en la Blanka Domo de s-ro Joseph Biden liberigis la liberalulojn el ilia angoro aliĝi al la pozicioj de s-ro Trump : la nova usona registaro ŝajnas esti same kiel la antaŭa decidinta mortigi Nord Stream 2.

La sagao de la tub-serpento tamen estas daŭrigata. Rusaj ŝipoj rekomencis meti tubojn sur la fundon de la Balta Maro ; Germanujo daŭre esperas kaĵoli la Blankan Domon. Kaj, por ĉirkaŭiri la sankciojn, la federacia lando Mekemburgo-Okcidenta-Pomeranujo (gvidata de la SPD) kreis fondaĵon por la protekto de la klimato kaj de la medio, kiu havas inter siaj celoj la finkonstruon de la gasodukto. Kiel ironio de la sorto, la tempa plano de la fino de la laboroj povus koincidi kun tiu de la intertraktoj por formi registaran koalicion post la germanaj elektoj la venontan 26-an de Septembro. Ĉu la verduloj, al kiuj la enketoj promesas flatan rezulton kaj fortan pozicion en la koaliciaj diskutoj, tiam glutos la ofendon ?

Pierre RIMBERT.



[1] Thane Gustafson, The Bridge : Natural Gas in a Redivided Europe, Harvard University Press, Cambridge, 2020.

[2] Vd Claude Julien, “La paix selon M. Reagan”, Le Monde diplomatique, Februaro 1983.

[3] Rapport d’information déposé par la commission des affaires européennes sur l’indépendance énergétiqe de l’Union européenne, Assemblée nationale, Parizo, 24-an de Junio 2020.

[4] Odile Tsan, “Nord Stream 2. Pourquoi Berlin a besoin du gazoduc de la discorde”, L’Humanité, Saint-Denis, 2-an de Marto 2021.

[5] Citita de Thane Gustafson, TheBridge, v.c.

[6] Vd “De Varsovie à Vashington, un Mai 68 à l’envers”, Le Monde diplomatique, Januaro 2018.

[7] Süddeutsche Zeitung, Munĥeno, 7-an de Februaro 2019.

[8] RND, Hanovro, 17-an de Oktobro 2020 ; Rheinische Post, Duseldorfo, 6-an de Februaro 2020.

[9] Vd Hélène Richard, “Aleksej Navalnij, ĉu profeto en sia lando ?”, Le Monde diplomatique en Esperanto, Marto 2021.


Usona premado por anstataŭigi la rusan energi-liveradon
Vaŝingtono semas malkonkordon en la eŭropa gas-merkato

Konflikto en Ukrainujo, sorto de la opoziciulo Aleksej Navalnij, gasodukto Nord Stream 2 : la malboniĝo de la rilatoj inter Ruslando kaj Okcident-Eŭropo ekde 2014 zorgigas la ministrejojn pri eksteraj rilatoj. Tiuj streĉitecoj okazas fone de “granda ludo” pri energio, en kiu kruciĝas la rusa strategio, la usonaj postuloj, la germanaj interesoj, la klimata urĝo kaj la liberala dogmismo de la Eŭropa Komisiono.



de  Mathias REYMOND

DUM SIA vizito al la Blanka Domo, en Julio de 2018, s-ro Jean-Claude Juncker, tiam la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, konsentis kun la prezidanto Donald Trump. “Hodiaŭ ni decidis fortigi nian strategian kunlaboradon pri energio, deklaris la du viroj kune. La Eŭropa Unio deziras importi pli da likvigita naturgaso de Usono por diversigi sian provizadon.” [1] Tio estis sekreto de ĉiuj konata : la usonaj gas-produktistoj serĉas vendeblojn, kaj la Eŭropa Unio, la monde plej granda importisto, estas ideala kliento. La konflikto inter Ruslando kaj Ukrainujo, la demando de la gasodukto Nord Stream 2 (vidu la artikolon [ →art ]), la streĉitecoj en la maro Mediteraneo pri kipraj gas-kuŝejoj metis la produktadon de naturgaso kaj ĝian provizadon en la centron de la geopolitika ludo, en la momento, kiam la mediaj zorgoj pli kaj pli maltrankviligas la ŝtatojn. Temas pri fonto ne renovigebla, certe, sed malpli polua ol petrolo aŭ – ĉefe – karbo. Ĝi krome ebligas malmultekostan produktadon de elektro kaj transporteblas pli facile ol en la lasta jarcento.

Kun la apero de la likvigita naturgaso (LNG), transportata en metan-ŝipoj, tiu sektoro antaŭ nelonge regionigita, internaciiĝas kaj demetas la reciprokan dependecon inter eksportistoj kaj importistoj, kiun la gasoduktoj trudis. [2] La procezo tamen ne estas simpla : la eltirita gaso estas unue likvigata per malvarmigo al temperaturo de -161 °C, transportata per ŝipo, poste regasigata. En la Eŭropa Unio trideko da havenaj instalaĵoj ebligas tiajn procedojn (vidu la mapon). Kvankam la plej multaj eksportoj fariĝas per gasodukto (63 elcentoj, kontraŭ 37 elcentoj mare), la diferenco malgrandiĝas (en la jaro 2005 estis 78 elcentoj kontraŭ 22 elcentoj).

Pli komforte ol la tera gaso, la LNG entuziasmigas la adeptojn de liberaligo de la sektoro. Kun ĝi la negocistoj ludas per la prezoj de la diversaj merkatoj (eŭropa, atlantika kaj pacifika) kaj ĉiam pli ofte faras kontraktojn je mallonga tempo, nomataj “spots”, kiuj ebligas samtagajn transakciojn. Kontraste al tio, la kontraktoj per gasodukto – kaj ankoraŭ parto de tiuj pri la LNG – koncernas tempon ofte ĝis dudek aŭ eĉ tridek jaroj. [3]

La plej granda gas-produktanto de la mondo, Usono, eltiras 88 elcentojn pli ol antaŭ dek kvin jaroj, dum Ruslando stagnas kaj Eŭropo malpliigas sian produktadon duone. La kaŭzo ? La malkovro, komence de la 2000-aj jaroj, de la “ne konvencia” gaso, tirata el la subgrundo per la tre polua teĥniko de hidraŭlika frakturado. [4] Ekde la jaro 2008 ĝia intensa ekspluatado faciliĝis per la “intenco de la federacia registaro je energia sendependeco”, kaj ĉefe per la “jura reĝimo de esplorado-produktado, kiu faras, ke en Usono la proprieto de grundo entenas proprieton de la subgrundo”. [5] Per aliaj vortoj, proprietulo ne bezonas permeson de la ŝtato por ekspluati sian subgrundon.

Kvankam Usono konsumas la plej grandan parton de sia produktata gaso, ĝi produktas kreskantajn kromajn kvantojn. El la tri plej grandaj mondaj merkatoj la eŭropa aperas kiel la plej profitiga. Vaŝingtono faris diversformajn premojn al Bruselo por ke la EU reduktu la rolon de Ruslando en la eŭropa gas-proviziĝo. En Julio de 2017 s-ro Trump oficialigis la iniciaton de la tri maroj (ITM). Kunveninte por la unua fojo en 2016, tiu forumo kunigas ĉiujare dek du landojn [6], kiuj troviĝas inter la Balta, la Nigra kaj la Adriatika Maroj, por “progresigi la kunlaboradon por disvolvado de infrastrukturoj en la sektoroj de energio, transporto kaj cifereco” [7]. La usona prezidanto ne kaŝis sian celon : fortigi, sub la impulso de Pollando kaj kontraŭ la opinio de Germanujo, la nordan kaj sudan provizadon de Eŭropo per transportado de gaso tra la likvagasa terminalo de Świnoujście (Pollando) al la cetera centra Eŭropo [8] kaj tiel konkurenci la rusajn gasoduktojn, kiuj venas deoriente.

Inter 2005 kaj 2011, kiam ĝi ne eksportis gason al Eŭropo, Usono apenaŭ luktis kontraŭ la konstruado de la gasodukto Nord Stream 1 inter Ruslando kaj Germanujo. Tiu de Nord Stream 2 obsedas ĝin tiom, ke ĝi faras ĉion por malebligi ĝian finkonstruadon. Sed la internacia skandalo pri tiu tubo kaŝas alian batalkampon pri la gaso. Kun la deziro ĉirkaŭiri Ukrainujon, tiu najbaro, kiun kiu ĝi ekde la jaro 2014 konfliktas, Ruslando ne kontentiĝas pri la duobla Nord Stream. La 8-an de Januaro 2020, s-ro Vladimir Putin kun la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan inaŭguris la gasodukton Turkish Stream, kiu celas provizi Eŭropon tra suda vojo, tra Turkujo. [9] Alia itinero, nomata Tesla, devas post iom da tempo liveri gason al Serbujo, Hungarujo, Bulgarujo kaj Aŭstrujo tra Grekujo kaj Nord-Macedonujo, kiuj jam estas klientoj. Tiu longigo reaktualigus South Stream, malnova rusa projekto kun simila itinero, forlasita de Moskvo en 2014 pro premoj de Bruselo al la membroj de la Unio, kiuj estis partneroj de la projekto. [10] Fronte al la malhelpoj en la eŭropa merkato kaj al la kreskanta malamikeco de la okcidentanoj pri la rusaj tuboj, Moskvo disvolvas siajn kapablojn eksporti likvan gason orienten : la tubo Forto de Siberio, inaŭgurita en Decembro de 1019, transportos al Ĉinujo 38 miliardojn da kubaj metroj jare dum tri jardekoj.

Usono scias, ke en Eŭropo ĝi povas kalkuli kun aliancano eĉ pli solida ol Pollando : la liberala dogmismo de Bruselo. Kun la malfermo de la sektoro al la konkurenco, la mastrumado de la gasoduktoj nun okazas per societoj sendependaj de la historiaj entoj, por ke tiuj ĉi ne favoru la gason de iu el la entreprenoj, la ilia, laŭ la okazo. Tiel la rusa kompanio Gasprom, kiu produktas kaj distribuas la gason kaj mastrumas la gasoduktojn, troviĝas kaptita de la tekstoj redaktitaj de la Eŭropa Komisiono kaj … subtenataj de Vaŝingtono. Efektive, kelkajn monatojn post la interkonsento subskribita inter s-roj Juncker kaj Trump pri la provizado per usona gaso, la Eŭropa Parlamento urĝe, la 17-an de Aprilo 2019, adoptis drastan modifon de la gas-direktivo de 2009, kiu troviĝas en la tria pakaĵo pri energio.

“Tiu ĉi modifo, precizigas la Komisiono pri reguligado de energio en Francujo, celas etendi la aplikadon de la esencaj leĝaj principoj de la Unio en la kampo de energio (aliro de triaj partoj al la reto, reguloj de tarifo, diseco de strukturoj de proprieto, travideblo) al ĉiuj gasoduktoj al kaj de triaj landoj ĝis la limo de la teritorio de la Unio.” [11] Kiel la konsultanto Philippe Sébille-Lopez notas, “tiu ĉi teksto tutevidente favoras la projektojn de importado de GNL, el Usono aŭ de aliloke, ĉar la GNL evitas tiun burokratian kaj reguligan komunuman fatrason, kies konsekvencojn oni ankoraŭ ne ĝisfine mezuris.” [12]

Eĉ kvankam ĝi ne povas esperi venki siajn rusan kaj norvegan konkurencantojn laŭ volumeno, la nova usona eniranto profitos la novajn regulojn fiksitajn de la Eŭropa Komisiono : por ke la “transatlantika kunlaborado” daŭru, necesas “forigi la senutilajn malhelpojn al koncedo de NLG-permesoj al Usono por akceli la usonajn eksportojn”, kaj antaŭ ĉio “starigi regulajn konsultadojn kaj agadojn de vendo-stimulado kun la agantoj en la merkato por fari Usonon la ĉefa liveranto de gaso en Eŭropo”. [13]

Tiu ĉi ambicio malkaŝe afiŝita de la landoj de Centreŭropo kaj subtenata de Bruselo povus tamen stumbli super kelkaj malhelpoj. Unuflanke, Moskvo por reagi verŝajne ne atendos ĝis kiam ĉio estos farita. Kvankam la usona GNL vendiĝas malplikoste ol la rusa gaso (22 elcentoj da diferenco ĉe egala energi-efiko), la sinsekvaj procedoj de likvigo, de transporto kaj regasigo faras ĝin definitive malpli konkurenckapabla. Gasprom, kiu tiel havas pli da agospaco por fiksi siajn tarifojn, por fortigi sian aktuale dominantan pozicio, “povas escepti certajn devigajn klaŭzojn per tio, ke ĝi donas al siaj eŭropaj klientoj rabatojn kompare kun la indeksitaj intertraktitaj prezoj pri la prezo de petrolo.” [14]

Aliflanke la eŭropa volo diversigi la fontojn de gas-importado montras la fakton, ke la membrolandoj daŭre provizos sin … per gaso. Nu, la Unio devas redukti almenaŭ 55-elcente siajn ellasojn de forcejefikaj gasoj ĝis 2030 kompare kun la nivelo de 1990 kaj atingi la karbonan neŭtralecon en 2050. Tiuj celoj implicas transiron al renovigeblaj energioj, al akvo- aŭ al atom-energio. Sed, post la akcidento de la atomcentralo de Fukuŝimo, en Japanujo, en la jaro 2011, la atomenergio ne plu furoras.

Restas do la energioj renovigeblaj. La entuziasmo, kiu akompanas ilian supreniron, kelkfoje forgesigas, ke ili bezonas elminadon – poluantan [15] – de mineraloj (kobalto, litio, zinko, nikelo, aluminio …) disponeblaj en nur kelkaj landoj (Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Ĉinujo, Demokratia Respubliko Kongo …), kaj do kreas novan dependecon. La esenca parto de la ekonomio en antaŭvidebla tempo do devos baziĝi sur elektro, kio igas antaŭdiri multigon de ventaj turbinoj, da elektraj centraloj, da alttensiaj linioj, da transformiloj, da kondensiloj, da ŝaltiloj, kiuj havos subtaksitajn sekvojn por la medio.

Kvankam la multigo de renovigeblaj energifontoj kaj la malaltigo de la energifontoj kun ellaso de forcejefikaj gasoj ŝajnas esti la solvo plej logika, la ekologia ekvacio neniam solveblas sen okupiĝi pri la postulo : profunde modifi la ĉenojn de produktado kaj de konsumado per energia sobreco, relokado de la produktado kaj per drasta reduktado de la transportaj fluoj.

Mathias REYMOND.



[1] “Déclaration cconjointe UE-États-Unis à la suite de la visite du président Juncker à la Maison Blanche” [“Komuna deklaro de la EU kaj Usono post la vizito de la prezidanto Juncker al la Blanka Domo”], Eŭropa Komisiono, Bruselo, 25-an de Julio 2918.

[2] Vd “L’Europe énergétique entre concurrence et dépendence”, Le Monde diplomatique, Decembro 2008.

[3] Mathilde Godard, “Le GNL : l’énergie fossile de demai ?”, Forbes, 23-an de Junio 2020, www.forbes.fr.

[4] Vd Maxime Robin, “Au Dakota du Nord, les vaches perdent leur queue” [“En Nord-Dakoto la bovinoj perdas sian voston”], Le Monde diplomatique, Aŭgusto 2013.

[5] Jean-Pierre Hansen, Jacques Percebois kaj Alain Jenssens, Énergie. Énconomie et politiques, 3-a eldono, De Boeck Supérieur, Parizo, 2019.

[6] Aŭstrujo, Bulgarujo, Ĉeĥujo, Estonujo, Hungarujo, Kroatujo, Letonujo, Rumanujo, Slovakujo kaj Slovenujo.

[7] www.3seats.eu

[8] Lidia Kelly, “Poland hopes to tap Trump’s business acumen at regional summit”, Reuters, 4-an de Julio 2017.

[9] “Rencontre Erdoğan-Poutine : nouveau gazoduc, Libye et Syrie sur la table”, La Figaro (kun AFP), Parizo, 8-an de Januaro 2020.

[10] Jean-Michel Bezat, “Gazoduc South Stream : pourquoi la Russie a décidé de ĵeter l’éponge” [“Gasodukto South Stream : kial Ruslando rezignis”], Le Monde, 2-an de Decembro 2014.

[11] 11

[12] “Gaz et élcetricité. Cadre législatif européen”, Commission de régulation de l’énergie, Parizo, 29-an de Aprilo 2020, www.cre.fr.

[13] Citita de PhilippeSébille-Lopez, “Le gaz naturel en Eŭrope”, v.c.

[14] Philippe A. Charlez, “Le gaz naturel liquéfié américain pourra-t-il concurrencer à terme les marchés gaziers russes ?”, La Revue de l’énergie, n-ro 633, Parizo, Septembro-Oktobro 2016.

[15] Lorène Lavocat, “Les minerais : le très noir tableau des énergies vertes”, Reporterre, 29-an de Oktobro 2020, https://reporterre.net.


Okcidentaj eksportaĵoj subfosas la klopodojn de lokaj ekologiistoj
Ondego da plastaj forĵetaĵoj en Sudorienta Azio



Elpensi la solvon devas konsumantoj kaj lokaj komunumoj ! Jen la filozofio de firmaoj kiuj abunde produktas plastojn, sen zorgi pri kio ili poste fariĝas. Kiam Ĉinio decidis rifuzi la forĵetaĵon senditan de okcidentaj landoj, ĝiaj najbaroj estis inunditaj, malutile al la sano de la loĝantaroj. Sed supozu, ke ni pritraktus la problemon ĉe la fonto.



de  Aude VIDAL

Frumatene, stakoj da velkintaj folioj kaj plastaj envolvaĵoj brulas antaŭ la domoj de Kalianyar, vilaĝo en Orienta Javo kie loĝas s-ro Slamet Riyadi. Li laboras en turismo, memlerninte la anglan. Li scias, ke bruligado ne malaperigas ĉion. "Pro tio, ke ili vidas nenion, la vilaĝanoj kredas ke nenio postrestas. Sed restas la plasto !" Li deziras starigi asocion por apartigi la forĵetaĵon, vendi tion, kio esti recikligebla, kompoŝtigi la organikaĵon, kaj por la cetero... li vidos.

Neniu krom li zorgas pri la haladzo plena de duoksinoj. Oni ne kolektas plastojn en la indonezia kamparo ; ili tamen abundas en la ĉiutaga vivo. Ĉe la merkato en la apuda urbo Tamanan, du budoj vendas unu-uzajn pakumojn, polistirenajn sakojn kaj skatolojn, kiujn aliaj negocistoj multe uzas. La kvantoj estas grandegaj : ili ne nur estas praktikaj, sed antaŭ ĉio ili faciligas la ĉiutagajn aĉetojn de malriĉaj familioj. Kiam ĉi tiu forĵetaĵo ne estas bruligita, ĝi amasiĝas sur vojflankoj kaj en riveroj.

La plej longa rivero en Orienta Javo, la Brantas portas ĉiajn forĵetaĵojn. Ecoton, loka asocio gvidata de grupo de biologoj, faris la riveron sia kampo de esploro kaj lukto. Ni estas en la gubernio Gresik, nemalproksime de Surabajo, ĉefurbo de la insulo de Javo kaj la dua plej granda urbo en Indonezio. Gvidata de s-ro Prigi Arisandi, gajninto de la Ekologia Premio Goldman en 2011 [1], la biologoj de Ecoton kontrolas la kvaliton de la akvo kaj la sanon de la fiŝoj, kiuj estas submetataj al maltrankviligaj genetikaj mutacioj kiuj efikas pri ilia reproduktado. La asocio atentigas la publikon pri la diversaj poluoj kaj serĉas solvojn kune kun la publikaj aŭtoritatuloj kaj la entreprenistoj de ĉi tiu regiono, kampara sed industriiĝinta.

Operaco "Nacia Glavo"

En 2016, Ecoton mobilizis la publikon pri la problemoj prezentataj de fekado en la riveron, kaj instigis al lokaj komercaj entreprenoj, kiuj eligas poluakvon en ĝin, ŝanĝi siajn procezojn de produktado. Ekzemple, unu fabriko, kiu recikligas paperon importitan el la tuta mondo, plibonigis siajn metodojn, kiel konstatis reprezentantoj de la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID), kiu subtenas la asocion. Sed en 2018, tiuj klopodoj estis nuligitaj per enfluo de plastaj forĵetaĵoj tra la tuta regiono, pro la perturboj de la tutmonda trafiko.

Kelkcent metrojn for de la sidejo de la asocio, en la vilaĝo Sumengko, subĉiela rubejo estas fariĝinta loko de pli-malpli valoraj eltrovaĵoj por dek du ĉifonistoj kiuj traserĉas la forĵetaĵon. Ili esperas trovi bankbiletojn de malaltaj valoroj el riĉaj landoj, kiuj tamen havos multe pli altan valoron ol la modestaj lokaj salajroj. Post kiam la fina apartigo estas farita, ĉio nevendebla fariĝas brulaĵo en la apuda fabriko de toŭfuo.

En Orienta Javo, kiel aliloke en Indonezio, sed ankaŭ en Malajzio, Tajlando, Filipinoj kaj Vjetnamio, la sama historio ripetiĝas : tiu, de senskrupulaj entreprenistoj kiuj pretendas recikligi plastajn forĵetaĵojn. En multaj kazoj, oni nur apartigas la materialon, forbruligas ĝin subĉiele aŭ disĵetas ĝin en la naturo ; alternative, oni amasigas ĝin ĝis kiam la loko fariĝas saturita ; tiam ĉi tiuj kanajloj fuĝas. La bruligado de ĉi tiuj materialoj sen apartaj antaŭrimedoj, kaj ilia degenero en la naturmedio, liberigas duoksinojn, furanon, hidrargon kaj poliklorbifenilojn (PCB). Ĉi tiuj toksaj produktoj, el kiuj la plimulto estas tre volatilaj aŭ solveblaj en graso, povas infekti la naturmedion kaj amasiĝi en la homa korpo, kio estigas kanceron kaj perturbojn de la hormona kaj nerva sistemoj.

En Malajzio, vilaĝanoj sur la okcidento marbordo, atentigitaj de malbonaj odoroj kaj haŭtaj kaj spiraj problemoj, eltrovis la ekziston de laborejoj por la pritrakto de forĵetaĵoj. Tridek ok el ili nombris en 2018 la asocio Kuala Langat Environmental Protection Action Group, kunfondita de s-ro Tan Ching Hin, la eksestro de vilaĝo malmultajn kilometrojn de Klang, la plej granda haveno de la lando sur la Malaka Markolo. Nur unu funkciis laŭleĝe ! Pli ol 900 000 tunoj da plastaj forĵetaĵoj estis importitaj en Malajzion en 2018, kaj pli ol 400 000 en kaj Tajlandon kaj Vjetnamion [2] laŭ raporto en Aprilo 2019 de la Tutmonda Alianco por Alternativoj al Forbruligo, neregistara organizaĵo (angla akronimo : GAIA), kiu kunlaboras kun lokaj asocioj. Post kiam ĉi tiu raporto aperis, la eŭropaj kaj usonaj amaskomunikiloj rapidis por mem vidi la rubujojn de Sudorienta Azio : "Fremdaj jurnalistoj tre ekcitiĝas kiam ili trovas en rubejo pecon da forĵetaĵo el sia hejmlando", diras al ni s-ino Mageswari Sangaralingam, malajzia kunredaktoro de la raporto, iom ŝokite de ilia starpunkto. Novaĵrevuoj raportas pri kanadaj ujoj de mirtela jogurto kaj envolvaĵoj de franca fromaĝo forlasitaj meze de kokosaj palmoj, anstataŭ pri la ĝenoj kiujn ili kaŭzas al la loĝantaro.

Fakte, Sudorienta Azio estas superŝutata de forĵetaĵoj depost kiam Ĉinio ĉesigis recikligi ilin en 2018. Ĝis tiam, la Okcidento sendadis sian propran forĵetaĵon al Ĉinio, utiligante la kontenerojn kiuj antaŭe revenis malplenaj al tiu grava eksportanto de fabrikitaj varoj. En la fruaj 2010-aj jaroj, Ĉinio ricevis pli ol tri kvaronojn de importoj de forĵetaĵoj en tutmonda merkato de recikligado kun valoro de proksimume 10 miliardoj da dolaroj. La dokumentfilmo Plastic China de la reĝisoro Wang Jiu Liang, premierinta fine de 2016, ŝokis la ĉinan kaj la internacian opinion per sia prezentado de la mizero ĉirkaŭ la metiistaj agadoj de recikligo kaj forbruligo [3]. La kreskanta postulo de la ĉina loĝantaro por ekologia protekto, kaj ankaŭ la granda altiĝo de ilia propra produktado de forĵetaĵoj, instigis al la aŭtoritatuloj ekagi. En Julio 2017, tial, ili avertis la Mondan Organizaĵon pri Komerco (MOK) ke ili ĉesigos tiajn importojn je la sekvonta 1-a de Januaro. Ĉi tiu iniciato, epitetita "Nacia Glavo," celis "la protekton de Ĉinio, ĝian naturmedion kaj la sanon de ĝiaj civitanoj [4]." La recikliga industrio tiam movis parton de sia agado al sudorientaziaj landoj, precipe Malajzio.

Ĝi havas neniun teknikan solvon por kontentige pritrakti ĉi tiun amason da forĵetaĵoj - nek tion havas Indonezio kaj Tajlando, malgraŭ ilia abunda uzo de plastaj pakumoj - kaj ĝia ekologia leĝaro restas malforta. Aldone, la plej malriĉaj loĝantoj ne povas malakcepti laboron en la rubejoj kiuj ekaperas ekde 2018. Instigata de kreskanta industria sektoro en la 2010-aj jaroj, ĉi tiuj agadoj jam ekzistis, sed ili surprenis tute novan dimension. "Ni atentigis la registaron tiel frue kiel mez-2017, kiam ni eksciis, ke Ĉinio ĉesigos importaĵojn. Ni antaŭvidis, ke la forĵetaĵoj estos deturnataj al Sudorienta Azio", diris al ni s-ino Sangaralingam, kiu laboras por la neregistara organizo Sahabat Alam Malaysia (SAM).

Konteneroj resenditaj al la ekspedinto

La aŭtoritatuloj ŝanceliĝis. Tajlando, ekzemple, trudis moratorion al importoj de plastaj forĵetaĵoj en Aprilo 2018, sed nuligis ĝin post unu monato. Malajzio rifuzis asigni importajn permesilojn en Majo 2018, sed poste malfermis la kluzojn en Junio, antaŭ ol anonci moratorion unue de tri monatoj, poste de tri jaroj en Aŭgusto. En Indonezio, en Novembro 2018, la tiama ministro pri industrio Airlangga Hartarto petis al la ministro pri la naturmedio nuligi la proskribon, konsidere de la 40 milionoj da dolaroj kiujn la recikliga industrio kontribuas al la komerca bilanco de la lando [5] - sed vane.

Fine, en la printempo de 2019, la respondoj de la registaro fariĝis pli klaraj, asertante ian ekologian patriotismon. La malajzia ministro pri la naturmedio, s-ino Yeo Bee Yin, deklaris ke ŝi estas ferminta pli ol 148 fabrikoj kaj laborejoj pritraktantaj aŭ amasigantaj plastajn forĵetaĵojn. Eltrovoj de nedeklaritaj aŭ misdeklaritaj liveraĵoj multobliĝis. Dum vizito al la haveno Klang je la 23-a de aprilo 2019, la ministro konstatis la fraŭdan deklaron de iu hispana liveraĵo : nerecikligebla forĵetaĵo etikedita "recikligebla". Je la 28-a de majo, ŝi promesis resendi 3 000 tunojn da forĵetaĵoj al iliaj devenlandoj : Usono, Japanio, Francio, Kanado, Aŭstralio, Britio kaj eĉ Bangladeŝo. Epitetinte la malajziajn perantojn "perfiduloj", ŝi alparolis la eksportantajn landojn : "Ni postulas, ke evoluintaj landoj reekzamenu sian administradon de plasta forĵetaĵo kaj ĉesu ekspedi ĝin al evolulandoj. Se vi ĝin sendos al Malajzio, ni senhezite ĝin resendos [6]." Tri tagojn poste, en la nordokcidenta malajzia subŝtato Penango, 265 konteneroj enhavantaj miksaĵon de putriĝanta organika materialo kaj plasta forĵetaĵo kaptis la atenton de doganistoj ĉe Butterworth, la dua plej granda haveno de la lando. Ĝis la 15-a de Junio tiujare, aŭtoritatuloj en la subŝtato estis nombrintaj 126 kontenerojn da nedeklaritaj forĵetaĵoj kaj 155 kiuj atendas inspekton. Kaj ŝajne, tio ankoraŭ ne ĉesis.

Siaflanke, ankaŭ en Junio 2019, la Respubliko de Indonezio faris aranĝojn por resendi al Usono kvin kontenerojn da forĵetaĵoj el Seatlo kiuj estis deklaritaj esti "papero por recikligado", sed estis miksitaj kun diversspecaj plastoj kaj uzitaj bebovindoj. Fine, la filipina prezidanto marteladis per sia pugno sur la tablo : post ultimato alvokanta Kanadon repreni sian forĵetaĵon ĝis la 15-a de Majo, 2019, li revenigis siajn diplomatojn, sendis 69 kontenerojn al la haveno de Vankuvero kaj minacis, se la kanadaj aŭtoritatuloj rifuzos ricevi ilin, sinkigi ilin en iliaj teritoriaj maroj [7]. Fine, la kargo estis malŝarĝita senprobleme.

Ĉi tiuj streĉitecoj erupciis ĉe la kunsido en Aprilo-Majo 2019 de la Konvencio de Bazelo pri la Reguligo de Translimaj Movadoj de Danĝeraj Forĵetaĵoj kaj ilia Dispono [8] en Ĝenevo. Subtenataj de Norvegio, sudorientaziaj neregistaraj organizoj provis malpermesi ĉi tiun komercon per la inkluzivo de plastaj forĵetaĵoj en la teksto - ilia petskribo "Stop Dumping Plastic in Paradise !" (Ĉesu forĵeti plaston en paradizo !"), kiu estis lanĉita samtempe, ĝis nun estas kolektinta preskaŭ unu milionon da subskriboj. Inter la aktivuloj kiuj ĉeestis por defendi ĝin : s-ro Prigi Arisandi, de Ecoton, kaj s-ino Sangaralingam. Malgraŭ la severa kontraŭstaro de Usono, kiu ne ratifikis ĉi tiun traktaton, la propono estis adoptita : aldono al anekso de la konvencio inkluzivas nerecikligeblajn plastojn (la komercado per plastoj recikligeblaj [9] restas sankciata). Ilia eksporto nun estas malpermesita sen la antaŭa konsento de la ricevantaj ŝtatoj, kaj ĉi tiu kondiĉo koncernas ĉiujn, ankaŭ Usonon. Von Hernandez, de la koalicio de neregistaraj organizoj koalicio Break Free from Plastic (Liberiĝi de Plasto), resumas ilian venkon : "Landoj ricevantaj miksitan kaj neapartigitan plastan forĵetaĵon el fremdaj fontoj nun rajtas rifuzi ĝin, kio devigas ke fontolandoj certigu ke nur puraj, recikligeblaj plastoj estas eksportataj  [10]." Teorie, landoj kiuj ne povas pritrakti tian forĵetaĵon povos rifuzi ĝin.

Estas tro frue por taksi la efikojn de ĉi tiu teksto, kiu ekvalidiĝis je la 1-a de Januaro 2021. Sed je la 29-a de Januaro, en raporto eldonita kun Zero Waste Europe kaj GAIA, la organizaĵo SAM jam avertis : "La kontraŭleĝa komerco de eŭropaj forĵetaĵoj malhelpas ke Malajzio atingu sian celon de "nula forĵetaĵo" ". Importaĵoj ja estas malpermesitaj tie ekde Oktobro 2018, sub kondiĉoj tre proksimaj al tiuj de la Konvencio de Bazelo, sed la registaro ne povas haltigi la komercon. SAM konstatas, ke en ĉi tiu kontrabando implikiĝas multegaj protagonistoj, el kiuj kelkaj aliĝas al mafiismo kaj estas specialistoj pri la misprezento de la transportataj materialoj aŭ de ilia celloko. Estas, laŭ la asocio, "gravaj mankoj je ĉiu stadio de la transportado [11]".

Frue en 2020, Malajzio resendis almenaŭ 4 000 tunojn da kontraŭleĝa plasta forĵetaĵo al la 20 landoj el kiuj ĝi estis ekspedita, inter ili 43 kontenerojn al Francio. Sed en la unuaj sep monatoj de la sama jaro, la lando ricevis pli ol 33 000 tunoj da forĵetaĵoj nur el Britio, kresko de 81% pli ol en la antaŭa jaro [12]. Pro tio, ke la pandemio de Kovim-19 estigas ekpliiĝon de la utiligo de unu-uzaj plastoj, povus esti, ke la krizo de forĵetaĵoj pli kreskos, malgraŭ la internaciaj leĝoj. "Ni ankoraŭ ne scias, ĉu ĉi tiu neapartigita kaj malpura plasta forĵetaĵo ankoraŭ eniras Malajzion el Eŭropo", s-ino Sangaralingam diris al ni en Februaro. "Ni ne havas aliron al datenoj de la doganaj aŭtoritatuloj. Sed, sen efika kontrolado de eksportantaj kaj importantaj landoj, restas risko ke ĝi eniros niajn landojn. "

La limoj de recikligado

La unua peto de SAM : pliigita malkaŝemeco. Comtrade, la datenaro de UN, registras la movadon de plastaj forĵetaĵoj laŭ tipo, devenlando kaj celloko. Sed estus utile inkluzivi datenojn pri iliaj karakterizaĵoj (purigita aŭ nepurigita,) kaj la planita pritrakto (aŭ nepritrakto) en la ricevantaj lokoj. Ĉi tiu malkaŝemeco ebligus al magistratoj kaj internaciaj instancoj pli efike kontroli la kontraŭleĝan komercadon.

Komercado per recikligeblaj forĵetaĵoj ankoraŭ estas permesata, sed kaj la Konvencio de Bazelo kaj la Instrukcio-Kadro pri Forĵetaĵoj de la Eŭropa Unio postulas, ke ili estu recikligitaj en la lando kie ili estis produktitaj, "krom se estas pli bona alternativo ekologia kaj sanitara" - kio ne estas la kazo en Sudorienta Azio, kie la infrastrukturo estas ĝenerale malpli efika ol en la landoj de la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluado (OEKD). Ĉi tio estas la dua rekomendo de la raporto : malpermesi ĉiujn eksportojn de plastaj forĵetaĵoj, eĉ forĵetaĵoj recikligeblaj, el ĉi tiuj landoj. SAM kaj ĝiaj internaciaj partneroj ankaŭ alvokas favore al la plibonigo de la mediprotekta dezajno de pakumoj fare de industrioj en okcidentaj landoj, kun pli da facile recikligeblaj materialoj. Fine, ili proponas redukti forĵetaĵojn ĉe la fonto, precipe forlasi unu-uzajn pakumojn.

Kvankam, antaŭ ĉi tiu krizo, Sudorienta Azio ne distingiĝis per tre mediprotekta mastrumado de la propraj forĵetaĵoj, ekzemploj tamen ekzistas de iniciatoj faritaj en kelkaj landoj, de Bandung (Indonezio) al San Fernando (Filipinoj), celantaj "nulan forĵetaĵon". SAM, kun sia sidejo sur la tre urbanizita Insulo Penango (insula parto de subŝtato Penango), atentigas, ke la municipa administracio tie malpermesis la uzon de polistireno por nutraĵaj pakumoj tiel frue kiel 2014 (ankoraŭ permesata en Eŭropo en 2021). En 2015, la subŝtato Penango jam registris indicon de recikligado de preskaŭ 40% kaj, en 2018, plenumis planon por kolekti manĝrestaĵojn de nutroprovizaj firmaoj. Ĉi tiuj esperigaj klopodoj estas subfosataj kiam pli riĉaj landoj forigas sian forĵetaĵon je pli malaltaj kostoj.

Kvankam ĝi estas perceptata kiel pli mediprotekta ol rubejoj kaj forbruligo, tiom ke la praktiko apartigi forĵetaĵojn laŭkategorie povus esti uzata kiel kriterio de socia distingo, la aŭreolo de la recikligado estas makulita post la eltrovo de la malutilo kiun ĝi kaŭzis en Sudorienta Azio. Male ol esti solvo, ĝi efektive estas limigita, kompleksa kaj altekosta.

Limigita, ĉar sub la kolektiva nomo de plasto estas malsamaj materialoj, identigataj per 1 ĝis 7 sur la pakumo : 1 por polietileno tereftalato (PET), uzata por boteloj de akvo kaj sodakvo ; 2 por polietileno de alta denseco (HDPE aŭ PEHD), uzata por boteloj de lakto, oleo kaj lesivo ; 5 por polipropileno (PP), uzata por diversaj celoj, kiel ujoj da rapidmanĝoj. Ili estas recikligeblaj nur unu fojon. La aliaj plastoj (3, 4, 6 kaj 7) tute ne recikligeblas.

Kompleksa, ĉar estas necese fari la apartigon kun nivelo de prizorgo kiun uzantoj - familioj kaj firmaoj - malfacile plenumas. Malzorgemo, kaj ankaŭ misa bonintenco (enmetante kun recikligeblaĵoj tiujn, kiujn oni dezirus esti recikligeblaj) rezultigas ke la forĵetaĵoj estas apenaŭ aŭ malĝuste apartigitaj. Komunumoj ankaŭ deziras, ke la kolekto estu malpli elektema.

Fine, ĝi estas multekosta ĉar antaŭapartigado necesigas altan teknikaron aŭ simple grandan laborforton. Ĝian profitadon ankaŭ povas trafi la efikoj de malaltaj prezoj de petrolo kio ebligas la fabrikadon de freŝaj plastoj pli malkare. Ĉi-kaze, la leĝdonanto devas aŭ trudi aŭ finance subteni la integrigon de recikligitaj materialoj fare de fabrikistoj.

En Francio, la Agence de l’Environnement et de la Maîtrise de l’Énergie (Ademe) agnoskas, ke la repritraktado de plastoj "alfrontas kaj teknikajn kaj ekonomiajn malhelpojn" [13]. Esploroj progresas, sed foje je malplia rapido ol la alveno sur la merkato de novaj materialoj. Flore Berlingen, eksa direktoro de Zero Waste France (siatempe la Centre National d’Information Indépendante sur les Déchets) kaj la aŭtoro de Recyclage. Le grand enfumage [14], donas la ekzemplon de nova blanka laktobotelo el brila plasto. Merkatumata "por oportuneco" kaj ĉar ĝi aspektas pli alloga al konsumantoj, ĝi subfosas la teknikan progreson kiu ebligis pli bonan apartigon de la klasikaj, malpli brilaj boteloj : la speco de plasto ne estas la sama, sed la maŝinoj malfacile ilin povas diferencigi.

Teorie, la principo de "pli larĝa respondeco" de la produktisto "devontigas la merkatumantojn de pakitaj produktoj kaj preseblaj paperoj financi aŭ organizi la mastrumadon de la fina dispono de pakumoj kaj paperoj", laŭ la firmao de recikligado Citeo. Sed la historio de la brila laktobotelo montras, ke ĉi tiu principo estas sufiĉe neutila.

En la pasinteco, reuzeblaj pakumoj estis la respondeco de fabrikistoj, kiuj devis organizi deponejojn, sed nun forĵeteblaj pakumoj senigas al fabrikistoj ilian devon [15]. Ili tial forlasis ĝin al la prizorgo de komunumoj. Ŝajne estus malfacile denove respondecigi ilin, eĉ se la leĝdona kaj reguliga kadro evoluus rapide [16].

Fine, ni devas agnoski, ke ekde la 1950-aj jaroj, el la 6,3 miliardoj da tunoj da plastaj forĵetaĵoj produktitaj tutmonde, nur 9% estas recikligitaj kaj 12% forbruligitaj. La cetero amasiĝas en rubejoj aŭ en la naturmedio kaj ofte fine troviĝas, en pli-malpli degenerita formo, en la oceanoj [17]. La krizo en Sudorienta Azio estas fortege rivelinta ĉi tiun ekologian maljustecon kaj jam komencis veki la publikan opinion en kaj la cellokaj kaj la sendantaj landoj. Eble ni fine povos pritrakti ĉi tiun alian tutmondan problemon, nome plastan poluadon.

Aude VIDAL

[1] Tiel nomita laŭ la nomo de la fondaĵo kreita de Richard Goldman, estro de usona asekurkompanio, kaj lia edzino Rhoda. Ĝi estas la plej prestiĝa premio por ekologia agado.

[2] ’Discarded. Communities on the frontlines of the global plastic crisis’, GAIA, Berkeley (Kalifornio), Aprilo 2019.

[3] Wang Jiu-Liang, Plastic China, CNEX Inc., 2016.

[4] ’Notification G/TBT/N/CHN/1211’, OMC, Ĝenevo, Julio 2017.

[5] Gayatri Suroyo kaj Cindy Silviana, ’In Indonesia, splits emerge over efforts to stem plastic tide’, Reuters, la 21-a de decembro 2018.

[6] ’Plastic waste to be sent back’, The Edge Financial Daily, Petaling Jaya (Malajzio), la 29-a de Majo 2019.

[7] ’Philippines ships 69 containers of dumped rubbish back to Canada’, Al-Jazeera, la 31-a de Majo 2019, www.aljazeera.com

[8] Internacia traktato sub la egido de la Unuiĝintaj Nacioj kiu estis subskribita en 1989 kaj kiu ekefikis en Majo 1992. El la 166 partoprenintaj ŝtatoj, nur Usono kaj Haitio ne estas ratifikintaj ĝin.

[9] Temas pri polietilena tereftalato (PET), polietileno (PE) kaj polipropileno (PP).

[10] Rob Picheta kaj Sarah Dean, ’Over 180 countries – not including the US – agree to restrict global plastic waste trade’, CNN, la 11-a de Majo 2019, https://edition.cnn.com

[11] ’European waste trade impacts on Malaysia’s zero waste future’, Zero Waste Europe, Bruselo, Januaro 2021.

[12] Nicola Smith, ’Britain sends more plastic waste to Southeast Asia despite clashes with local government’, The Telegraph, Londono, la 9-a de Oktobro 2020.

[13] ’Déchets. Chiffres-clés’, Ademe, Angers, 2020.

[14] Flore Berlingen, Recyclage. Le grand enfumage, Rue de l’échiquier, Parizo, 2020.

[15] Vidu Grégoire Chamayou, ’Eh bien, recyclez maintenant !’, Le Monde Diplomatique, Februaro 2019.

[16] Ademe citas ne malpli ol 18 francajn aŭ eŭropajn leĝojn, dekretojn kaj agoplanojn de datoj post 2010

[17] Laura Parker, ’A whopping 91 % of plastic isn’t recycled’, National Geographic, Vaŝingtono, la 20-a de decembro 2018.