Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

Vivu la “sistema risko”

de  Serge HALIMI

TRI tagojn antaŭ la enpotenciĝo de s-ro Donald Trump, la ĉina prezidanto Xi Jinping vojaĝis al Davoso. Tie li avertis Usonon kontraŭ la protektismo. Hodiaŭ, la politiko de relanĉo, kiun s-ro Joseph Biden impulsis, alarmas la ĉinajn gvidantojn. Ili vidas en ĝi “sisteman riskon” por la aktuala ekonomia ordo.

Usono ĉiukaze ĵus adoptis unu el la plej socialaj leĝoj de sia historio. Ĝi distanciĝas de la ekonomiaj leĝoj de tiuj ĉi lastaj jardekoj, kiuj favoris la enspezojn per la kapitalo – same de “startup-uloj” kiel de rentuloj – kaj la perdojn de la laborantaj klasoj. Ĝi rompas kun la publikaj politikoj obsedataj de la timo je reveno de inflacio kaj je altega enŝuldiĝo. Ĝi jam ne provas kaĵoli la novliberalulojn kaj iliajn monprovizantojn per malaltigo de impostoj, kies produkto ofte venas en borson kaj pufigas la financan vezikon.

Per sia urĝoplano de 1900 miliardoj da dolaroj (preskaŭ 10 elcentoj de la usona jara produkto de riĉaĵoj), kiu estas sekvota de invest-programo pri infrastrukturoj, puraj energioj kaj edukado (3000 miliardoj da dolaroj en dek jaroj), la vicprezidinto de s-ro Barack Obama ŝajnas fine esti tirinta la instruon de tiu historio. Kaj de la fiasko de lia iama “ĉefo”, kiu, tro singarda, tro centrista, ne volis profiti la financan krizon de 2007-2008 por impulsi novan New Deal. Kun monda ekonomio en libera falo, s-ro Obama pravigis sin, mia ĉefa tasko ne estis alikonstrui la ekonomian ordon, sed eviti kroman katastrofon”. [1] Eŭropo, obsedata de la ŝuldo, en la sama momento trudis al si jardekon da buĝeta rigoro, kun la sekvoj ankaŭ de malmultigo de litoj en malsanulejoj …

Unu el la plej promesplenaj elementoj de la Biden-plano estas ĝia universaleco. Pli ol cent milionoj da usonanoj [2], kies enspezo estas sub 75000 dolaroj jare, jam ricevis novan ĉekon je 1400 dolaroj de la financa ministrejo. Nu, jam dum kvarona jarcento la plej multaj okcidentaj ŝtatoj metas siajn socialajn politikojn sub la kondiĉon de pli kaj pli malaltaj plafonaj enspezoj, al dispozicioj de konstanta superrigardo, al punaj kaj humiligaj “aktivigaj politikoj” de dungo. [3] Rezulto : tiuj, kiuj ricevas jam nenion, kvankam ili bezonas, estas instigataj abomeni la publikajn politikojn, kiuj kostas al ili kaj helpas iun alian. Kaj, ekscititaj de la komunikiloj, ili suspektas, ke ili pagas por trompuloj kaj parazitoj.

La krizo de la Kovid-19-pandemio interrompis tiajn fidirojn. Efektive, nenia eraro aŭ mallerteco atribueblas al ĉiuj salajruloj aŭ sendependaj laboruloj, kies aktiveco estas brutale haltigita. En iuj landoj, 60 elcentoj de tiuj, kiuj ricevis urĝan helpon ligitan kun la pandemio, neniam antaŭe ricevis helpon. [4] La ŝtato helpis ilin sen atendi, “kostu kiom ajn” kaj sen distingo. Aktuale la grumblantoj malmultas – escepte ĉe la financa gazetaro kaj … la popola Ĉinujo.

Serge HALIMI.



[1] Barack Obama, A Promised Land, Crown, Novjorko, 2020.

[2] La aŭtoro, por lingva komfortiĝo, diras “amerikanoj”, sed la senco estas : usonanoj. -vl

[3] Vd Anne Daguerre, “Emplois forcés pour les bénéficiaires de l’aide sociale”, Le Monde diplomatique, Junio 2005.

[4] Laŭ la konsila organismo Bonston Consulting Group (BCG), citita de The Economist, Londono, 6-an de Marto 2021.


En Kalabrio,la longdaŭra proceso de la mafio ’Ndrangheta
Mafio : la kialoj de enradikiĝo



Malpli konata ol Cosa Nostra en Sicilio aŭ Camorra de Napolo, ’Ndrangheta, la Kalabria mafio, tamen estas unu el la plej teruraj. Premante ekonomion kaj politikon, kaj regante vastajn teritoriojn, ĝi nun estas en la koro de historia proceso. Sed punpremo ne povas sufiĉi, kiam oni ne detruas samtempe la radikojn de organizita krimado.

de  Giovanni IERARDI

La "giganta proceso", kiu komenciĝis la pasintan 13-an de januaro en la bunkra tribunalo de Lamezia Terme, en la distrikto de Catanzaro, en Kalabrio, la plej malriĉa regiono de Italio, instigas al pripensado pri Mafio kaj ĝiaj diversaj elementoj - ’Ndrangheta (Kalabria mafio), kaj ankaŭ Cosa Nostra (Sicilio), Camorra (Napolo) kaj Sacra Corona Unita (Apulio).

La scenaranĝo estas impona : 355 akuzitoj, 438 akuzmotivoj, 600 advokatoj, 30 plendantaj partioj, ĵurnalistoj de la tuta mondo, kiuj svarmas en grandega telekomunika centro de 3300 kvadrataj metroj transformita al tre konektita kaj sekurigita tribunalo. En tiu monumenta teatro, la prokuroro Nicola Gratteri, intencas elmontri la rilatojn de ’Ndrangheta kun la politika medio, la framasonismo - kiu ŝajnas esti peranto kun la lokaj elitoj - kaj la mondo de aferistoj. Akuzmotivoj ne mankas : asocio de krimuloj, hommortigo, trudpetado, uzuro, monblankigo, fraŭdado de publika mono... Tiu proceso, finrezulto de kvar jaroj de esploroj markitaj de mortominacoj kontraŭ la prokuroro (kiu vivas sub grava protektado) estis nomita "Rinascita-Scott" - rinascita, "renaskiĝo" pro la espero liberigi la regionon el Mafio, kaj "Scott" omaĝe al Sieben William Scott, agento de la Usona Federacia Ofico de Esploroj (FBI), mortinta en 2015, kiu ebligis S-ron Gratteri malimpliki la rilatojn inter la Kolombiaj drogkrimularoj kaj ’Ndrangheta.

Ĉi tiun 13-an de januaro, la prokuroro estas frulaborema. Li estas antaŭ kameraoj ekde la 8-a kaj duono, li substrekas la neceson rapidi (aparte por eviti preskripton) kaj instigas la publikan opinion konsideri justicanojn kaj policanojn, kiel "fidindajn homojn". Sed dum li parolas, amaso de bildoj revenas en la menson. Multegaj neklaraj kaj konfuzaj aferoj, statistikoj, parlamentaj raportoj (la unua pri Mafio datiĝas de 1876), serio de personoj, herooj, deliktuloj, justicanoj : tiom da pecoj de la Itala historio, tiu lando en kiu ekde 1962 troviĝas parlamenta kontraŭmafia komisiono kaj kiu havas multajn universitatajn katedrojn pri tiu problemo (en Romo, en Pavio...).

Oni pensas ankaŭ pri alia "giganta proceso", tiu de Cosa Nostra en Palermo en 1986-87. Ĝi estis la unua, kiu montris veran volon de ŝtata interveno, kaj konkludiĝis per tre gravaj kondamnoj (sumo de 2665 jaroj da enprizonigo). Oni ankaŭ pensas pri la teruregaj bildoj de la respondo de Mafio al tiu proceso : parto de aŭtoŝoseo dispecigita per kvin cent kilogramoj da eksplodaĵoj, la 23-an de majo 1992, en atenco, kiu mortigis la juĝiston Giovanni Falcone, lian edzinon kaj tri el liaj korpogardistoj. Tiu tragedio restas eminenta okazaĵo de la historio de Italio. Post tiu "giganta atenco", la ŝtato rimarkinde plifortigis la lukton kontraŭmafian. Cosa Nostra iom post iom ĉesigis sian strategion de spektakla perfortego, kaj komencis, dum la regno de sia nova mastro Bernardo Provenzano (1995-2006), posteulo de Salvatore "Toto" Riina, sian abisman strategion : agi enmergiĝinte en profundecon.

Dum la eksterordinara aspekto de tiuj procesoj enscenigas la potencon de la ŝtato kaj ĝian decidiĝon uzi sian punpreman armilaron, ĝi ankaŭ nutras multajn demandojn : kiel kaj kiam finiĝos la proceso Rinascita-Scott (tiu de Palermo entute daŭris preskaŭ kvin jarojn) ? Kiom da akuzitoj estos fine kondamnitaj, kaj per kiaj punoj ? Kiaj estos ĝiaj konsekvencoj ekonomiaj kaj politikaj ? Sed precipe : kio estas Mafio ?

Por Giuseppe Pitrè, "la signifo, kiun tiu vorto fine akiris, estas preskaŭ nedifinebla [1]". Tiu fakulo pri la Siciliaj popolaj tradicioj aludas "mafieman sentemon", tio estas ia ideo pri la vivo, reguloj pri konduto, maniero justici ekster la leĝoj kaj la ŝtato. En La nokto de noktuo, en 1960, la verkisto Leonardo Sciascia difinis la mafion Cosa Nostra, kiel "sistemon, kiu regas la interesojn de klaso, kiun (...) ni povas difini, kiel burĝan, kiu ne naskiĝas, nek disvolviĝas pro la malesto de la ŝtato, sed ene de la ŝtato. Mafio, sume, estas nur burĝaro, kiu ne entreprenas, sed ekspluatas" - dum li asertas tion, kion li ankaŭ nomas la "mafiema sentemo" [2]

"Mafio estas monto da merdo !" Tiu frazo, tiom da fojoj kriita aŭ skribita sur la muroj de urboj, esprimas pravan kondamnon. Sed kondamni ne povas sufiĉi por kompreni la naturon de la afero kaj do, povi kontraŭbatali ĝin. Se Mafio estas monto, tiu estas antaŭ ĉio monto de varoj - cigaredoj, falsitaj produktoj, drogoj, armiloj, mono ... - kiujn ĝi povis akiri ĉefe per perforto kaj koruptado. Tre kompetenta "entreprenista Mafio [3]" delonge disvolviĝis, kiu scias administri, organizi, akumuli kaj en kiu ĉiuj havas sian postenon : mastroj, voktistoj, ambasadoroj, asociitoj, aliancanoj, produktistoj, liveristoj, klientoj, konsumistoj. Mafio decidas siajn leĝojn, kompromisas, traktas, peras. Same kiel dua ŝtato, kiu naskiĝis kaj prosperis en la mankoj de la unua.

Tial, necesas kompreni la "kialojn de Mafio [4]. Tiu esprimo estis foje vidata kiel komplezema, kaj eĉ skandalis. Tamen, por efike lukti kontraŭ krima organizaĵo necesas koni la profundajn kialojn de ĝia ekzisto, ĝiajn valorojn, ĝian simbolan universon, la leĝan ordon en kiu ĝi vivas, unuvorte ĝian kulturon.

En 1861 la Itala unuiĝo aperigis la dolorigan kaj tiklan "sudejan demandon". La subevoluiĝo de la suda Italio (tiel nomita "mezzogiorno") fakte metis ĝin en subecan pozicion ene de la nova ŝtato. Tiu origina fendo iĝis, ekde la komenco de la unuiĝo, giganta kontraŭdiro, disiĝo en la procezo de disvolviĝo ekonomia, politika kaj civitana de la juna nacio, kvazaŭ du organizaĵoj evoluus aparte unu de la alia. Tre rapide, la norda burĝaro, kies regionoj disvolvis siajn ekonomiojn pro la rilatoj kun la landlimaj landoj, iĝis hegemonia.

En la sudejo, kie la ekonomio kaj infrastrukturoj limakis, la posedanta klaso estis "grunda" kaj timis, ke ĝia potenco estos minacita de kamparanaj ribeloj kaj tumultoj. Do tre nature ĝi turnis sin al Mafio, tiam organizita en multaj armitaj bandoj, por defendi siajn grundojn kaj instali sian superpotencon. Cetere tiuj krimaj grupoj estis jam batalintaj la "patron de la Itala patrujo", Giuseppe Garibaldi, kaj lian promeson redisdoni grundojn al la kamparanoj : Mafio tiam utilis kiel armilportanto de latifundiistoj (grandaj posedantoj) kaj malhelpis la redisdonadon. Ĉe la unuiĝo, la sudejo estis partigita inter latifundiistoj kaj Mafio unuflanke, kaj kamparanoj kaj malgrandaj posedantoj aliflanke. La tutnova ŝtato kreis malkontenton trudinte imposton kaj militservon, kiu malhavigis al la malriĉaj familioj valorajn brakojn por prilabori la kampojn. Asertante siajn novajn rajtojn, la ŝtato klopodis konvinki la ribelemulojn per sendado de ĝendarmoj, korpuso tute fremda al la loka kulturo. Ĉio tio kontribuis al plifortigo de Mafio kaj al ĝia rajtigo laŭ parto de la loĝantaro.

En la inica ceremonio al kiu ĉiu nova membro de la krima organizaĵo devas submetiĝi, troveblas ia idealo, laŭdo de diversaj ecoj : braveco, eminenteco, merito, kuraĝo, morala virto, ĝentileco, honoro [5]. La mafia kulturo rilatigas sin al principoj similaj al la tradiciaj popolaj valoroj tre sorbiĝintaj en la sudejo, kaj datiĝintaj de ja foraj tempoj. Ĝi uzas tiujn valorojn tordante ilin, adaptante ilin al sia propra realo, sia propra celo. Enradikiĝinta en arkaika humo, jardekojn post jardekoj ’Ndrangheta spertis ŝanĝiĝojn, same kiel multaj kulturoj kaj subkulturoj. Protektita de la densa labirinto, kiu estas la veprejo de la montaro Aspromonte, ĝi dediĉis sin ĝis la jaroj 1980-aj al trudpetoj kaj kidnapoj. Per la drogo, ĝi transformiĝis al internacia holdingo pri krimo kaj kokainŝakrado, sen tamen ŝanĝi siajn regulojn kaj valorojn. Ĝi do montriĝas kiel kunmiksaĵo de arkaismo kaj moderneco, tradicio kaj novigo, primitiva liturgio kaj entreprena kulturo. Ĝiaj inicaj ritoj restas senŝanĝaj (purigo de la loko, preskaŭ esotera formularo, interŝanĝo de sango), sed kompense ĝia personaro estas "moderna" : ĝi estas ĉe la pinto de cifereca teknologio por laŭleĝe reuzi la profiton de siaj agadoj en Interreto [6].

En la mafia kulturo, la prizono ludas centran kaj strategian rolon. Loko de malfeliĉaĵo, ĝi estas ankaŭ loko de lernado, kie oni instruas pugnali, cuteddi e bastuni ("pugnojn, tranĉilojn kaj bastonojn"), kie oni akiras titolojn, kiuj ebligos akiri komandgradojn. La vorto ’Ndrangheta rilatas al la greka esprimo ἀνὴρ ἀγαθός (aner agatos) : tiu organizaĵo vidas sin, kiel asocio de "perfektaj viroj", reganta teritorion per ’ndrine ("klanoj", aŭ "familioj"). Sed la tuta paradokso de la Kalabria organizaĵo, plena de masklisma kulturo ĝis en ĝia nomo, estas ke en ĝi la simbola figuro de la patrino, koheriga elemento de la familio, de la klano, de la ’ndrina, ludas centran rolon. La ĉefo de la klano estas nomita "il mamma santissima", "la tre sankta patrino" kun virseksa artikolo, tiu, kiu unuigas la grupon. Cetere, male al Cosa Nostra aŭ Camorra, ’Ndrangheta estigas tre malmultajn "kunlaborantojn kun justico" aŭ pentintojn. Plie, grandaj elmigradoj el sudejo, aparte gravaj en Kalabrio, malplenigis la urbojn kaj la vilaĝojn de iliaj viraj loĝantoj, kaj fakte donis al la virinoj la potencon organizi la socian spacon en duobla manko de patroj kaj de ŝtato. Jen ŝlosilo por kompreni la profundecon de la enradikiĝo de ’Ndrangheta kaj la implikaĵon de ĝiaj branĉoj.

Konsideri tiun realecon necesigas forlasi kliŝajn reduktigajn bildojn : Mafio estas krima, kaj bezonas nur konsiderojn kaj agojn policajn kaj justicajn, Mafio estas fenomeno tute ekstera al popola volo, ĉar la popolo estas bona, laŭ ia novromantikismo, kiu ne helpas kritikan spiriton, Mafio estas malsano, tio estas fatalo, oni nenion povas fari, ktp [7].

Ĉu oni malaperigos ĝin ? La vera demando ne estas cû Mafio fine malaperos, ĉar, kiel asertis la juĝisto Falcone, en deklaracio nun fama :"Mafio estas homa afero, same kiel ĉiuj homaj aferoj, ĝi havas komencon, evoluon, kaj sekve, ĝi ankaŭ havos finon." Sed kiam, kaj kiel ? Imagi ĝian velkiĝon pro procesoj kaj spektaklaj arestoj, kvankam ili ja estas necesaj, estas iluzio. Falcone ankaŭ deklaris : "Se ni volas kontraŭbatali ĝin efike, ni ne devas transformi ĝin al monstro. Ĝi ne estas polpo aŭ kancero. Ni devas agnoski, ke ĝi similas al ni." La lukto konsistas ĉefe en blokado de ĝiaj progresoj. Por tiu celo, edukado povas ludi decidigan rolon, la lernejoj estas la ideala loko por organizi "rezistadon". Laŭ la prokuroro Gratteri, temas precipe pri ne okazigi la "deziron" iĝi mafiulo, ligi la mafiajn "valorojn" al absoluta malbono. "Se la junularo ekneus ĝiajn valorojn, la ĉiopova kaj mistera mafio forvaporiĝus same kiel inkubsonĝo", deklaris Paolo Borselino, alia Sicilia juĝisto murdita en 1992. Tio evidente necesigas fortan kaj senriproĉan ŝtaton, pli proksiman al la civitanoj - ĉar Mafio ja helpas kaj subtenas, eĉ finance, la familiojn de siaj membroj enprizonigitaj aŭ en malfacilaĵoj. Kun senlaboreca procento de 20,1% en Kalabrio (9,2% en Italio) [8], la tasko farenda de la ŝtato estas gigantega.

"Kiel oni povas kontraŭbatali Mafion, laŭ vi ?", demandis studento al Saverio Strati. La Kalabria verkisto respondis : "Mi volas rimarkigi ion, kiu koncernas ankaŭ min. Mi kredas, ke ni, homoj de la sudejo, ni ĉiuj havas mafiecan mensostaton, ĉar ĉiu el ni zorgas nur pri siaj aferetoj, pri sia tribo, pri sia familio. Ĉiu el ni, kiam li petas ion - de institucio, de komercisto-, volas esti tuj kontentigita. Ni ankoraŭ ne lernis, kiel viciĝi, integri tiun simplan civilan kaj civitanan sintenon. Tio ŝajnas esti nur detalo, ĉu ne ? Sed tiom longe, kiom ni ne kapablos viciĝi, Mafio prosperos [9].

Giovanni IERARDI



[1] Giuseppe Pitrè, La Mafia e l’omertà, Edizioni Brancato, Catania, 2007

[2] Leonardo Sciascia, Il giorno della civetta, Einaudi, Torino, 1960.

[3] Pino Arlacchi, La Mafia inprenditrice. L’etica mafiosa e lo spirito del capitalismo, Il Mulino, kol. "Contemporanea 2", Bologna, 1983.

[4] Komuna verko, Le ragioni della Mafia. Studi e ricerche di "Quaderni calabresi", Jaca Book, Milano, 1983.

[5] Pri la inicaj ritoj, vidu Enzo Ciconte, Storia criminale. La resistibile ascesa di Mafia, ’Ndrangheta e Camorra dall’ Ottocento ai giorni nostri, Rubbettino, Soveria Mannelli (Catanzaro), 2008.

[6] Vidu : Nicola Gratteri kaj Antonio Nicaso, Fratelli di sangue. La ’Ndrangheta tra arretratezza e modernità : da Mafia agro-pastorale a holding del crimine, Luigi Pellegrini editore, Cosenza, 2006.

[7] Luigi M. Lombardi Satriani, "Il trionfo della mortificazione", kaj Francesco Tassone, "Le letture separate", en Le letture della Mafia, Qualecultura - Jaca Book, Vibo Valentina - Milano, 1989.

[8] Nacia Instituto pri statistikoj (Istat), Romo, 2020.

[9] Komuna verko, Strati a Petilia, Stampa Due L, Mesoraca, 2014.


Nesufiĉaj personaroj kaj arkaikaj labormetodoj
En Japanio, ŝtatoficistoj laboras ĝis elĉerpiĝo

Kontraste kun la kliŝo de la ŝtatoficisto vivanta senĝenan vivon, altrangaj ŝtatoficistoj en Japanio laboras sub stresigaj kondiĉoj, laborante tiom, kiom 300 kromhorojn ĉiumonate. La socialaj leĝoj pri laborkondiĉoj - ĉiaokaze tre neprotektemaj - ne validas por ĉi tiuj dungitoj. Kreskanta nombro de ili forlasas siajn ministeriojn, kaŭzante senprecedencan krizon.

de  Yuta YAGISHITA

Estas la unua horo tridek matene. En la kvartalo Kasumigaseki de Tokio, kie situas plimulto de la institucioj de la lando, senfinaj vicoj de taksioj ĉirkaŭigas la imponajn konstruaĵojn de la ministerioj. Maltrafinte la finan metrotrajnon, ellaciĝintaj ŝtatoficistoj sin enĵetas en ilin kaj malaperas en la nokton.

Jen la ĉiutaga vivo de ŝtatoficistoj en Japanio. Kvankam ili havas enviindan statuson, sen la risko de sendungeco, iliaj vivoj estas suferigaj. Pro tio, ke ili laboras por la publika bono kaj devas tuj pritrakti krizojn kiam tiuj leviĝas, la laborkodo, kiu limigas la nombron de kromhoroj je 45 en monato por aliaj dungitoj, ne validas por ili. Cetere, iliaj laborsindikatoj ne rajtas deklari strikon.

Por la kanryo ("ministeriaj oficistoj") de Kasumigaseki - la kremo de la elito de Japanio - la nombro de horoj, dum kiuj ili devas labori, ne havas limon. Laŭ esploro en 2018 de Iwamoto Takashi [1], profesoro ĉe la universitato Keio (Tokio), la nombro de iliaj kromhoroj mezume atingas 100 monate - sepoble pli ol en la privata sektoro. Ĉi tio estas multe pli ol la "karoshi-linio", la sojlo de "morto pro trolaborado", fiksita je 80 horoj de la Ministerio pri la Sano mem, kiu kredas ke, preter tio, la risko por la sano estas alta. Cetere, pro tio ke la buĝetoj de la ministerioj estas strikte reguligataj de la leĝoj, ĉi tiuj kromhoroj estas plejparte sensalajraj.

"En Kasumigaseki ofte okazas, ke junuloj laboras ĝis elĉerpiĝo. Foje mi faris pli ol 200 kromhorojn monate", memoras s-ro K.L., eksa ŝtatoficisto kiu konsentis paroli pri la afero sub kondiĉo de anonimeco. Kiam li laboris en ministerio, li revenis hejmen en taksio "inter la 2-a kaj la 5-a matene, kaj ekiris al la oficejo je ĉirkaŭ la 8-a". "Por mia edzino, estis kvazaŭ mi ne ekzistas, mi estis ia fantomo", li diras amare.

Tiel senigitaj je kaj dormo kaj la familia vivo, multaj profundiĝas en depresion. Laŭ datenoj eldonitaj en 2019 de la laborsindikato de la ŝtataj dungitoj [2], 32,4% de kanryo en Kasumigaseki "malsanas", "prenas medikamenton" aŭ "ricevas kuracadon", kaj 28% "timas aŭ iam timis morti pro trolaborado". La nombro de memmortigoj estis 16,7 el ĉiu 100 000 da homoj, 50% pli alta ol tiu de la privata sektoro, laŭ la esploro de Iwamoto. La Nacia Aŭtoritato pri la Personaro, la ŝtata instanco kiu respondecas pri la varbo kaj administro de kanryo, registris ses kazojn de karoshi en 2019, kompare kun 187 tutlande [3].

"Ministerio de Trudlaboro"

La klarigo por ĉi tiu situacio troveblas unue en la organizado de parlamentaj debatoj kaj en la politikaj-administraciaj karakterizaĵoj de la lando. Ekde 2012, la absolutan plimulton en ambaŭ domoj de la Nacia Dieto havas la Liberala Demokratia Partio (LDP, dekstra) kaj ĝia alianculo Komeito (centra-dekstra). Kiam parlamenta seanco finiĝas, nuliĝas ĉiuj leĝproponoj kiuj ankoraŭ estas konsiderataj. Sekve, la maldekstraj partioj, kiuj estas malplimulto, provas nepre plilongigi la seancon kaj daŭrigi la komitatkunvenojn por bloki la leĝprojektojn de la plimulto. Sed la kernaj protagonistoj de la temoj diskutataj en la du ĉambroj estas altrangaj ŝtatoficistoj.

Aldone, pro tio ke la limoj inter la leĝdona kaj ekzekutiva povoj estas malklaraj, altrangaj ŝtatoficistoj ofte respondecas pri la submeto de leĝprojektoj al la parlamentanoj de la regantaj partioj, kiuj tiam ilin prezentas al la Dieto. Ĉi tiel, la ŝtatoficistoj kunlaboras kun la elektitaj reprezentantoj kaj pritraktas ĉiajn taskojn, ekzemple la organizado de kunsidoj de partianoj kaj intertraktoj kun la parlamentanoj por persvadi ilin anticipe aprobi iliajn proponojn. Pro tio, ke ministroj ne havas sian propran personaron, la altrangaj oficistoj preparas respondojn al demandojn submetitajn al la ministroj fare de la ĉambroj de la Dieto.

Tial, la finofaro de leĝoj kaj la debatoj en la Dieto estas ilia respondeco, plejofte ene de tre mallongaj templimoj, precipe por delikataj aferoj. Oni fiksas la datojn de la komitatoj en la antaŭa tago, lasante al la kanryo nur unu nokton por ekzameni la demandojn. "Ofte okazas, ke ni ricevas ilin ĉirkaŭ la 9-a aŭ 10-a horo vespere. Ni devas esti pretaj je la 9-a matene, kiam la Dieto malfermiĝas. Ofte, almenaŭ 6 aŭ 7 horoj necesas por redakti la respondojn, konsulti ĉiun sekcion de la ministerio por certiĝi ke ne estas eraroj aŭ malakordoj kun la pozicio de la registaro, kaj konduki informkunsidon kun la ministro kiu respondos al la demandoj. Ni revenas hejmen aŭ en taksio aŭ en la unua trajno de la mateno", plendas s-ro K. L.

Aldone, referencante la ŝtatŝuldon, kiu apogeis je 250% de la malneta enlanda produkto en 2020, sinsekvaj novliberalismaj registaroj konstante reduktis la nombron de ŝtatoficistoj. Rezulte de ĉi tiu politiko, kune kun la malŝtatigo de iuj institucioj, la nombro de dungitoj malpliiĝis je 10% inter 2004 kaj 2020 [4], kreante nesufiĉojn ĉie. "Politikaj gvidantoj eĉ proponis la ideon, ke ministerioj devus administri ĉion kun malgranda personaro laŭ la modelo de Google, kie la laboro estas farata en malgrandaj teamoj", klarigis Makihara Izuru, fakulo pri la publika administrado ĉe la Universitato de Tokio. "Eĉ pli malbonigante la situacion estas la multobliĝo de interministeriaj aferoj, kiel la Trans-Pacifika Akordo pri Libera Komercado aŭ la lukto kontraŭ la klimata krizo, kiuj necesigas kunordigadon inter ministerioj."

Kulmine estas la arkaikaj labormetodoj. La ciferecigo de dokumentoj, kvankam instigata de la registaro, restas ignorata, kaj multaj interŝanĝoj inter ŝtatoficistoj kaj parlamentanoj ankoraŭ estas farataj de ... telefaksilo. Videokonferencojn por fari la necesan laboron rilate al iu ajn leĝprojekto kun la parlamentanoj oni rigardas kiel "neĝentilajn", tial ili maloftas. Oni do vidas strangajn scenojn kiel tiun de ŝtatoficistoj kiuj pasigas multajn horojn printante kopiojn de centoj da dokumentoj el centoj da paĝoj por klarigi la enhavon de leĝprojekto ĉe kunsido organizita de la regantaj partioj kaj por ricevi la konsenton de la parlamentanoj.

Kvankam tio koncernas ĉiujn ministeriojn, la Ministerio pri Sano, Laboro kaj Socialaj Aferoj traktas siajn dungitojn aparte severe. Ĝi estis formita en 2001 per la fuzio de la Ministerio pri Laboro kaj la Ministerio pri Sano kaj Bonfaraj Aferoj. Depost tiam, ĝiaj respondecoj estas fariĝintaj giganta mikspoto el ĉio, de la administro de pensioj kaj sociala asekuro al la plibonigo de laborkondiĉoj en la privata sektoro, kaj de la politiko pri infanzorgado al la protekto de la rajtoj de fremdaj laboristoj. En tempo kiam Japanio alfrontas akcelitan maljuniĝon de sia loĝantaro, ĉi tiuj aferoj emas fariĝi politike delikataj. "Ekde la 1980-aj jaroj, la nombro de ŝtatoficistoj estas konstante reduktata. Tiutempe, la ĉiujara elspezo por socialaj subvencioj estis 25 trilionoj da enoj [ iom pli ol 195 miliardoj da eŭroj]. En la daŭro de 40 jaroj, ĉi tiu cifero kvarobliĝis", diras s-ro Kume Hayato, eksa membro de la sekretariato de la ministerio. "La laborŝarĝo neeviteble pliiĝos multege." Inter malespero kaj memmokado, iuj dungitoj, por sin amuzi, ironie nomas la institucion ne kosei-rodo-sho ("Ministerio pri Sano, Laboro kaj Socialaj Aferoj"), sed kyoseirodo-sho ("Ministerio de Trudlaboro") ...

Dum la unua ondo de la pandemio de Kovim-19 en la printempo de 2020, la ministerio alproksimiĝis al la punkto de disrompiĝo. Ĝi kreis kontraŭvirusan unuon el kelkcent oficistoj, ĉerpante la personaron el iliaj diversaj fakoj, kio sekvigis la forlason de ĝiaj tradiciaj servoj. Konsultofirmao, Work-Life Balance [5], intervjuis 70 oficistojn de la ministerio. Laŭ ĝia raporto, 13 el ili faris pli ol 200 kromhorojn monate inter Marto kaj Majo 2020. Kvar eĉ superis 300 horojn. "Mi estis graveda de ok monatoj tiutempe. Sed pro tio, ke ni ne havis sufiĉan personaron, mi estis devigita fari ĝis 24 kromhorojn ĉiusemajne. Foje mi restis ĝis la 2-a matene", konfidencis juna virino kiu volas resti anonima. En mez-Marto, ŝi sentis sin grave malsana kaj iris al la hospitalo kie la kuracisto informis ŝin, ke ŝin minacas antaŭtempa akuŝo. Ŝi estis enhospitaligita tuj. Feliĉe, ŝi naskis sian unuan infanon en majo tute sen problemoj. "Sed kio estus okazinta se mi ne estus konsultinta la kuraciston ? "

Ne povante elporti ĉi tiujn tro penigajn horojn, pli kaj pli da junuloj forlasas Kasumigaseki. Laŭ s-ro Kono Taro, la ministro pri la reformo de la publika administracio, la nombro de eksiĝoj "pro privataj motivoj" ĉe ŝtatoficistoj inter 20- kaj 29-jaraĝaj en 2019 sume estis 87 ; kontraste, antaŭ ses jaroj la nombro apenaŭ atingis 20 [6]. Ĉi tiu elfluo akceliĝas ĉar laborkondiĉoj pliboniĝis en la privata sektoro, kie kanryo el elitaj universitatoj povas ĝui pli bonajn salajrojn.

Maltrankvilo ĉe la registaro

Nesurprize, la profesio allogas ĉiam malpli da universitataj diplomiĝintoj. En 2018, 22 559 el ili partoprenis la ekzamenon por fariĝi ŝtatoficistoj, kompare kun pli ol 45 000 en 1996 [7]. "Ni devas solvi ĉi tiun problemon, se ne, ĉio pli kaj pli malboniĝos. Ministerioj funkcios ĉiam pli malrapide kaj estos plenego da administraciaj eraroj. Ĉi tio poste malutilos al niaj civitanoj" diris s-ro Kume maltrankvile.

Ĝis nun, malgraŭ sia graveco, la situacio tute ne estas kaŭzinta zorgon. Japanaj civitanoj ankoraŭ havas negativan opinion pri ŝtatoficistoj kiuj estis makulitaj de la koruptoskandaloj kiuj skuis la landon en la 1990-aj jaroj. Laŭ enketo farita de la instituto de opinisondado Centraj Esplorservoj en 2018 [8], la nivelo de fido al ŝtatoficistoj nur estas 2,6 laŭ skalo de 1 ("tute ne fidindaj") ĝis 5 ("tute fidindaj"). 46 procentoj de respondintoj kredas ke "malkaŝemeco mankas" al la ŝtata administracio. Nek zorgas politikaj gvidantoj. "Ĉi tiu demando allogas nek voĉdonojn nek monon. La elektitaj oficialuloj de mia partio ne interesiĝas", diras s-ro Shiozaki Yasuhisa, eksa ministro de la LDP pri sanaferoj kiu klopodas plibonigi laborkondiĉojn en Kasumigaseki.

Povus esti, tamen, ke la registaro de s-ro Suga Yoshihide, formita en Septembro 2020, faros ŝanĝojn. La pandemio reliefigis la urĝecon de la akcepto de novaj labormanieroj : telelaborado, ciferecigo de dokumentoj, videokonferencado. S-ro Kono Taro, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj unu el la ĉefaj figuroj de la LDP, estas nomumita la ministro pri la reformo de la publika administracio. Tuj post kiam li enoficiĝis, li anoncis la abolicion de la hanko, la sigeloj uzataj por subskribi administraciajn dokumentojn kaj validigi enspezojn kaj elspezojn. La fino de ĉi tiu simbolo de la malŝpara japana labormaniero faciligos la ciferecigon de dokumentoj. Li ankaŭ iniciatis enketon pri la nombro de kromhoroj. Fine, la Ministerio pri Sano pliigos sian laborforton ĉi-jare je 582 oficistoj, aŭ 2% pli ol en 2020 [9] - la plej granda kresko en 20 jaroj. Lastan Decembron, la ministro insistis : "Kasumigaseki estas en vivminaca stato. Malinstigite de senfinaj kromhoroj, kompetentaj ŝtatoficistoj estas rezignantaj siajn karierojn. Ĉi tio estas granda problemo eĉ por niaj kuncivitanoj. Estas necese haltigi ĉi tiun brutalan ciklon" [10].

Yuta Yagishita


Nenia demokratio sen vero, nenia vero sen diskuto
Malapero de la debatospaco

La multiĝo de la trompnovaĵoj (“fake news”) ilustras la invadon de la publika spaco per mensogoj. Tamen estus tro simple kulpigi la sociajn retojn aŭ la mensogulojn, kiuj akaparas la publikan vivon. Niaj demokratioj, per tio ke ili sufokas la liberan kaj racian ide-interŝanĝon sub la “komunikado”, detruas la sencon de la vortoj kaj malebligas la veron aperi.

de  Anne-Cécile ROBERT

LA EVOLUO de la pensmanieroj kaj la progreso de la ideoj en ĉiu epoko redesegnas la konturojn de tio, kion la socio elektas por si kiel la Bonon. Do ekzistas necesa parto de sendecido en la ĝenerala intereso. La malrapida konkero de la sociaj rajtoj ekzemple ekde la 18-a jarcento, kaj precipe de la 19-a jarcento, montras la karakteron samtempe eventualan kaj evoluan de la ĝenerala intereso. Kun la demokratiigo tiu devas proksimiĝi al la deziroj de la popolo kaj, tiucele, submetiĝi al publika diskutado garantiata de la universala voĉdonrajto. Vivanta demokratio de aktivaj civitanoj, atentaj pri la publikaj aferoj, principe aperigas la tutan skalon de la eblecoj, senvualigas la aktualajn opciojn kaj ebligas vidon pli larĝan kaj do pli justan, pli veran, de la realo. La vero plenumas centran funkcion ĉi tie, ĉar sen ĝi, la decido pri la ĝenerala intereso estas nur preteksta ŝirmo por apartaj interesoj. Iel ĝi estas malvera.

La vero estas ligita kun la devigo je “travideblo” de la publikaj potencoj, sed ĝi estas pli. Nu, ekde la 1990-aj jaroj, la limo inter la du estas pli kaj pli flua. Aŭtoritata potenco povas defendi kastajn interesojn en plej granda travideblo. La cinikeco, kiu rompas kun rigida oficiala lingvo, kiel tiu, kiun montris la tiama usona prezidanto Donald Trump, povas esti lerte mastrumata travideblo. Tie ne temas pri vero, ĉar tiu sinteno estas profunde unuflankeca kaj ekskludas ĉian realan partoprenon en la socia kaj intelekta spaco. Travidebla registaro do povas esti registaro malvera. La programoj de struktura alĝustigo, kiujn la internaciaj financaj institucioj trudas al la landoj de la Sudo, postulis samtempe ekonomiajn dispoziciojn kaj regulojn de “bona regado”, inter kiuj unuavice rangas travidebla mastrumado de la publikaj potencoj (rigora librotenado de la publikaj kontoj sub kontrolado de specialaj organoj). La landoj, kiuj laŭlitere sekvis tiujn preskribojn, spertis fremdiĝon inter la institucioj kaj la loĝantaroj, kaj ŝtatrenversojn kaj postelektajn perfortaĵojn (Eburbordo, Kenjo, Malio, por citi nur afrikajn landojn). La socia ordo, tre malegaleca, eble estis apogita sur travidebla mastrumado, sed ĝi ne kongruis kun la realaĵoj de la ĉiutaga vivo de la loĝantoj. Do, necesas ke la esprim-libereco kaj la libereco de publika diskutado estu garantiataj por krei spacon por determini la veron fare de kleraj civitanoj.

Inter la funkcioj de la politiko, tiu nomi la aferojn estas unu el la plej delikataj kaj plej esencaj, ĉar ĝi ebligas determini orientiĝajn punktojn, distingi aferojn apriore konfuzajn per kvalifikado. La politiko, kiel arto de la vorto kaj de ordigo de la realaĵo, nomas la objektojn, la funkciojn, la situaciojn ; per tio ĝi atribuas lokojn, starigas hierarĥiojn kaj donas sencon al la realo. Ekzemple, kvalifiki kiel “ŝarĝojn” la “sociajn kotizojn” rivelas elekton de socia ordo. Laŭ siaj konvinkoj la politikaj respondeculoj uzas iun aŭ alian esprimon. Elvoki, kiel faris la ĵurnalistino Béatrice Schönberg, la “murdon de Ludoviko la 16-a” kaj ne lian “ekzekutadon”, tuj signifas, ke la asembleo, kiu juĝis la eksigitan monarĥon, estis mallegitima kaj fakte faris krimon. [1] Ekzemploj multas.

Ĉar ili praktikas publikan funkcion, reprezentan, la gvidantoj donas al siaj vortoj senkomparan aŭtoritaton. Se la regantoj ne havas la povon nomi, ili okupas esencan lokon, kiu konsistas en sigelado de estigita interkonsento en la socio. La postuloj de la civitanoj, de la asocioj kaj de la partioj ankaŭ montriĝas per elekto de terminoj, kiuj esprimas ilian analizon de la mondo aŭ de specifa realo. La celo ĉe tio estas konatigi tiujn decidojn kaj trudi ilin kiel simbolon de socia konsento. La inismaj movadoj ekzemple luktas por enigi en la punleĝon la terminon “virinmortigo” (“féminicide”), por ke la perfortaĵoj kontraŭ virinoj estu rekonataj en sia specifeco. La publikaj potencoj montriĝas malemaj fari tiun distingon kaj konsideras la terminon “hommortigo” (“homicide”) aplikiĝas al ĉiuj sendepende de la sekso.. [2]

Senĉesa babilado

RIFUZI nomi, ne volante uzi vorton aŭ per silentado, evidente tendencas kaŝi ion ĝenan, minimumigi aŭ pravigi politikon aŭ foreston de politika ago. La franca prezidanto Emmanuel Macron liveris konsternan ekzemplon de tio, kiam li rifuzis elvoki la “penigecon” (“pénibilité”) de la laboro, kun la preteksto ke tio donus la “senton” ke la laboro estas … aflikta (“pénible”). La raportoj de la specialigita medicino aŭ la socisciencaj enketoj tamen abunde demonstris la suferadon ĉe la laboro, ĉu korpan aŭ psiĥan. [3] La ŝtatestro intervenis en publikan debaton, la 4-an de Oktobro 2019 en Rodez, kiam la movado de la “flavveŝtuloj” pritraktis la sociajn maljustaĵojn kaj tiujn de la mondo de dungo. Sinteno simila al tiu de la franca prezidanto troviĝas en la rifuzo de lia ministro pri internaj aferoj uzi la vorton “polica perforto”, asertante ke li “sufokiĝas”, kiam li aŭdas ĝin. [4] Tia fenomeno ne ekzistus, laŭ s-ro Gérald Darmanin, se la misaj kondutoj estus pure individuaj kaj sen rilato al la organizado de la ordo-konservado. Oni povas prave vidi en tiu rifuzo novan ilustradon de la “ideologia nekono de la ideologio” tiel bone analizitan de Claude Lefort, [5] ĉar la gvidaj klasoj, engluitaj en siaj filozofiaj preferoj, provas estingi iliajn konkretajn konsekvencojn per rifuzo de la vortoj, kiuj ilin nomas.

Por ke estu “post-vero”, necesas ke estu “vero”, do publika spaco de diskutado “libera kaj racia” en la senco, kiun eldiris Condorcet – kiu ebligas ne nur priskribi la realon, sed ankaŭ diskutigi ĝin. Nu, tia situacio ne plu ekzistas. Nome, ke la diskuto-spacoj malaperas favore al senĉesa babilado, kiu restas sur la surfaco de la aferoj. Iuj rifuzas debaton. Aliaj pretendas ĝin akcepti, sed anstataŭigas ĝin per dialogo pli proksima al atako aŭ insulto. La modernaj socioj suferas kruelan mankon de politiko, krome la spontan mastrumadon de apartaj postuloj, la policon de la publika spaco kaj la orkestradon de librotenaj neprecoj en la servo de projektoj ofte improvizitaj aŭ malbone pripensitaj. Tio estas ankaŭ unu el la kaŭzoj de la disvastiĝinta konstato, ke la “vortoj” jam ne havas sencon ; sin helpi per uzado de utilaj vortoj estas la perfekta formo de malestimo por la vero kaj esprimo de cinika instituciigo de la mensogo. Tiu evoluo limas kun vera memmortigo de la politiko, kiel ŝipo, kiu ĉe grava ŝtormo sinkigas sin mem.

La povo nomi ne estas unuflanka monarĥia atributo, kiu donas al la publika instanco povon de arbitra rekono. Oni nomas la aferojn kaj la faktojn en la nomo de la kolektivaĵo kaj sub ties kontrolado. Nu, la kolektivaĵo ne povas esprimi veron sen ebligi la debaton kaj la kontraŭdirojn de vidpunktoj. Alie la socia vero ne povas alveni.

Anne-Cécile ROBERT.


Biden-administracio fronte al la heredaĵo de la trumpaj jaroj
Streĉa dialogo inter Vaŝingtono kaj Tehrano

La Blanka Domo reiniciatis diskutojn kun Irano cele atingi novan interkonsenton pri enkadrigo de la nukleaj projektoj de la islama Respubliko. Tiujn intertraktadojn ne ŝatas Sauda Arabujo, kiun maltrankviligas la ripetataj kritikoj de s-ro Joseph Biden kontraŭ ĝi, nek Israelo, kiu tamen ricevis certecon pri la usona nemovemo pri la palestina demando.

de  Ibrahim WARDE

Tuj post sia elekto, s-ro Joseph Biden asertis, ke Usono estas « reen » kaj ke lia lando estas « preta gvidi la mondon, ne malproksimiĝi de ĝi ; preta alfronti siajn malamikojn, ne forpeli siajn aliancanojn ; kaj preta defendi siajn valorojn ». La stelulo de tele-realeco, kiu lin antaŭis en la Blanka Domo promesis, ke liaj kvalitoj de eksterordinara negocisto el la privata sektoro permesos al li solvi siamaniere ĉiujn problemojn de la mondo. Sed la bilanco de lia « transakcia » diplomatio seniluziigis. Post kvar jaroj da ĥaoso, la ekekto de 2020 markas do revenon al pli tradicia koncepto. La nova skipo konsistas precipe el veteranoj de la adminitracio de s-ro Barack Obama. La nova ŝtat-sekretario, s-ro Anthony Blinken, ja estis la duarangulo de la ministrejo, kiun li hodiaŭ direktas. Aliaj altresponsuloj, kiel s-ino Avril Haines, direktorino de la nacia sekreta servo, aŭ s-ro Jak Sullivan, konsilisto pri Sekureco, laboris tiam kun li.

La grandaj linioj de la mezorienta politiko de la nova administracio estas konataj. Prioritato estos donata al reveno en la interkonsenton de Vieno pri la irana nuklea industrio, konkluditan la 14-an de julio 2015 [1] kaj malkonfesatan de s-ro Donald Trump malpli ol tri jarojn poste. S-ro Robert Malley, unu el la arkitektoj de tiu « komuna ĝenerala agadplano » , kutime nomata laŭ sia angla mallongigo, JCPOA), estis cetere nomumita ’speciala sendito’ pri Irano. Tiu ĉi plano celas enkadrigi la nuklean programon de la islama Respubliko, interŝanĝe kontraŭ iom -post-ioma malpeziĝo de la internaciaj sankcioj.

Alia certeco : la « rekalibrigo » de la politiko al Sauda Arabujo. La usona komplezemo al tiu lando ne plu estos aŭtomata [2]. Tamen, post lia deklaracio dum lia balotkampanjo, laŭ kiu la vahabita Reĝlando estus traktata kiel pario, la strategiaj interesoj trudis al s-ro Biden certan sinretenon. Okazis tamen kelkaj konkretaj decidoj tiaj, kiaj la fino de la senkondiĉa subteno de Usono al la milito en Jemeno. La nova prezidanto ankaŭ sciigis,ke li senpere komunikos kun la reĝo Salman, metante finon al la privilegiaj ligoj kiuj longtempe unuigis s-ron Mohammed Ben Salman al la usonaj gvidantoj, kaj aparte al s-ro Jared Kushner, bofilo de s-ro Trump. Raporto de la Central Intelligence Agency (CIA) asertante la respondecon de la heredonta princo pri la murdo de la ĵurnalisto Jamal Khashoggi estis deklasifikita kaj sepdek ses saudanoj apartenantaj al lia ĉirkaŭaĵo estis sankciitaj, sen tamen, ke la usonanoj provas inkluzivi la ĉefan respondeculon. De nun, Rijado devos pravigi siajn agojn kiam la homrajtoj estos tro videble perfortitaj.

Koncerne la israel-araban konflikton , la nova administracio, kiu memorigis ke ĝia engaĝiĝo favore al la « israela sekureco » estas « sanktega », ne ŝanĝos sian decidon pri Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo, des pli ke la Senato riglis tiun decidon per voĉdono de 97 voĉoj kontraŭ 3. Eĉ se la teamo de s-ro Biden konsideras, ke la sola ebla solvo estas la « duŝtata solvo », li opinias, ke tiu-ĉi ne estas tuj realisma kaj ke necesas nun kontentiĝi konvinki « ambaŭ tendarojn » eviti provokojn kaj unuflankajn decidojn, kiuj povus kompliki la aferojn. Kaj pri la Abraham-interkonsentoj, konkluditaj ekde aŭgusto 2020 cele normaligi la rilatojn inter Israelo kaj kvar arabaj Ŝtatoj – Bahrejno, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), Maroko kaj Sudano – la Biden-administracio ne forgesis saluti ilin.

Minaj kampoj

Malgraŭ egala dispartigo de seĝoj en la Senato (kvindek demokratoj kaj kvindek respublikanoj, pri kiuj la voĉdono de la vicprezidantino Kamala Harris permesus facile decidi kiu estas la venkanto), la konfirmo de la nomumoj estis facila. Paradokse, nur la elekto de s-ro Malley kiel speciala sendito por Irano, posteno kiu ne postulas konfirmon fare de la Senato, ekigis torenton de kritikoj kaj avertoj, ĉefe en la respublikana tendaro [3]. Lerta konanto de la regiono kaj de ties ĉefaj aktoroj, eksprezidanto de la International Crisis Group, neregistara organizaĵo specialiĝinta pri solvado de konfliktoj, kaj veterano de la Clinton- kaj Obama-administracioj, s-ro Malley ricevas ĉefe riproĉon pro sia rolo en la irana nuklea interkonsento.

Revivigi ĉi tiun interkonsenton, kiu plu devigas Iranon kaj la aliajn subskribintojn – Rusujon, Ĉinujon, Francujon kaj Britujon kiel konstantajn membrojn de la Sekurec-konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kaj Germanujon -, estos verŝajne unu el la ĉefaj defioj de la mandato de s-ro Biden. Repritrakti la dosieron tie, kie la antaŭa demokrata teamo ĝin fintraktis estos neebla. Ĝis sia lasta tago, la Trump-administracio, kaj aparte la Ŝtat-sekretario Michael Pompeo, elmetis decidojn celantajn krei mino-kampon por la nova prezidanto kaj lia teamo. Sed precipe, la trumpaj jaroj, kiuj tute ne estis senkonsekvenca parentezo, transformis tiel la geopolitikan kuntekston kiel la institucian kadron de la eksterlanda politiko. Kiel ĝin resumas en nova libro s-ro Itamar Rabinovich, kiu estis ambasadoro de Israelo en Usono, la nearabaj regionaj aktoroj, « tiaj kiaj Irano, Turkujo kaj Israelo, ludas de nun unuarangajn rolojn [4] ». La burokrataj misfunkcioj kaj la personigita kaj afereca diplomatio de la respublikana eksprezidanto ankaŭ generis multegajn mallumajn zonojn.

Ja, apenaŭ nomumita de s-ro Trump ĉe la posteno de Ŝtat-Sekretario, s-ro Rex Tillerson, eks-ĉefo de la petrola giganto Exxon Mobil, estis malkovrinta ke li ne devas enmiksiĝi en ĉio, kio koncernas la golfo-landojn aŭ la israel-araban konflikton... La rilatoj de la diplomatiestro kun la prezidanto, kiun li kvalifikis « kreteno », estis abomenaj. Li estis rapide maldungita kaj anstataŭita de s-ro Pompeo, evangelia kristano obsedata de Irano, kies politikaj ambicioj malpermesis al li kontraŭdiri la kolereman prezidanton. La dosieroj forprenitaj el la profesiuloj konsistigis la rezervitan laborkampon de s-ro Kuchner. Ido de familio de nemoveblaĵaj konstruigantoj de Nov-Ĵerzejo, tre proksima de la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu, tiu ĉi havis ankaŭ intimajn ligojn kun la du potencaj homoj de la Golfo, s-ro Mohammed Ben Zayed Al-Nahyane, princo-heredanto de Abu Dabi, kaj precipe s-ro Ben Salman, lia sauda samrangulo. La israela ĉefministro , siaflanke, faris el la irana minaco sian aferon, kaj verŝajne la sekreton de sia politika pluvivo [5]. Israelo, Sauda Arabujo kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), kiuj konsideras Iranon kiel ekzistecan minacon, faros ĉion eblan por malhelpi la revenon de Vaŝingtono en la interkonsenton pri la irana nuklea programo.

Unu monaton antaŭ tiu interkonsento, s-ro Trump estis decidinta kandidatiĝi por la prezidanta elekto de la posta jaro. Malmultaj observantoj tiam kredis je liaj ŝancoj. Pridemandita pri la JCPOA, li respondis : « Irano ricevas ĉion kaj perdas nenion » [6]. La estonta prezidanto vidis en tio nur plian « aferon », [un jeu à somme nulle]. Pri tio li samopiniis kun la dek ses aliaj respublikanaj kandidatoj kaj kun grava parto de la politika klaso. Kelkaj demokrataj tenoroj, kiel la senatano de Novjorko Charles Schumer, nuna gvidanto de la demokrata plimulto en la Senato, ankaŭ kontraŭis la interkonsenton. Laŭlonge de sia prezidanta balotkampanjo, s-ro Trump same parolis pri ĉio, kio estus povinta aspekti kiel diplomatia sukceso de la Obama-administracio : « Ni perdis en tiu interŝanĝo ; la tuta mondo primokas nin. »

La retiriĝo el la JCPOA estis do ĉe la centro de la promesoj de la respublikana kandidato. Elektita, s-ro Trump senĉese kritikadis ĝin. Li vane atendis vidi Iranon malplenumi siajn devigojn : Tehrano daŭre respektis ilin, kaj la Internacia Agentejo pri Atom-Energio daŭre certigis ĝin... Senpacienca, kaj malgraŭ la atentigoj de la aliaj subskribintoj, s-ro Trump anoncis, la 8-an de majo 2018 la retiriĝon de Usono el la interkonsento kaj la tujan revenon de la sankcioj, sola rimedo laŭ li por malhelpi Iranon fariĝi nuklea ŝtato. La traktato plurestis, sed ĝi iĝis ege fragila, la irananoj ja rekomencis siajn agadojn por pliriĉigi uranion trans la limojn de la interkonsento. S-ro Trump vetis, ke, helpe de la sankcioj, kaj pro siaj (memproklamitaj) kvalitoj de lerta intertraktanto, li ricevos pli avantaĝajn kondiĉojn. En la respublikana tendaro pluraj « falkoj », inter kiuj s-ro John Bolton, kiu estis iam konsilanto pri la nacia sekureco, aŭ la eksa urbestro de Novjorko s-ro Rudolph Giuliani – frua aliancano de s-ro Trump -, eĉ pli foren volis antaŭeniri. Ilia celo estis « reĝim-ŝanĝo », tio estas la disfalo de la islama Respubliko.

Malmulte ideologiema kaj deziranta ĉesigi la usonan arme-ĉeeston en la regiono, s-ro Trump, spite al siaj bruegaj deklaroj, ne kundividis tiajn celojn. Li prefere volis konvinki la iranajn gvidantojn intertrakti kun li « plibonigitan » traktaton, pri kiu li estus kreditita. Kiel plibonigita ? Aldonante du elementojn : la enkadrigon de la balistika programo, kaj la ĉesigon de la « malstabiligaj » aktivaĵoj de Irano en la regiono, kio inkluzivis la donitan subtenon al la prezidanto Baŝar Al-Asad en Sirio, al la libana Hizbulaho kaj al la ŝijaistaj milicioj de Irako. Reale, malgraŭ siaj konstantaj fanfaronaĵoj, s-ro Trump neniam ĉesis diskrete alvoki la prezidanton Hasan Rohani, invitante lin intertrakti kun li. En septembro 2019, okaze de la Ĝenerala Asembleo de UN, s-ro Emmanuel Macron provis konvinki s-ron Rohani viziti la usonan prezidanton en lia hotelĉambro en Novjorko. Post akraj intertraktadoj, s-ro Rohani sciigis, ke li antaŭe postulas la nuligon de la sankcioj [7].

Malkonfido de la iranaj radikaluloj

La jaro 2020 estis aparte malfacila por Irano. Ĝi komenciĝis kun la murdo per usona spavo de la generalo Ghassem Soleimani, eksa estro de la elita korpuso de la Gardantoj de la Revolucio, fariĝinta la enkarniĝo de la « rezistado » de la islama Respubliko. Kaj ĝi finiĝis kun tiu de la fizikisto Mohsen Fakhrizadeh, unu el la ĉefaj figuroj de la nuklea programo. La senĉesa amasiĝo de ĉiuspecaj sankcioj, al kiuj aldoniĝis la konsekvencoj de la Kovid-19, tre malfortigis la landon.

De la ekfunkciiĝo de s-ro Biden, la iranaj gvidantoj estas dividitaj. La « moderuloj », kiel la prezidanto Rohani kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Mohammad Javad Zarif, emas reveni al la intertrakta tablo. Ili konsideras, ke ilia lando jam agis sufiĉe pacige, ne postulante financajn kompensaĵojn pro la damaĝoj faritaj de Usono. Sed ili suferas la premon de radikaluloj, kiuj akuzas ilin pri naiveco, se ne perfideco. Por ĉi tiuj, kiuj citas kiel ekzemplon la forlason subitan kaj neklarigitan de la kurdoj – tamen delonge aliancanoj de Vaŝingtono – en Sirio, en oktobro 2019, oni ne plu povas fidi Usonon. Krome, kial subskribi traktaton se ĝi povas esti malkonfirmata tuj kiam nova administracio estas nomumita ? Aliaj citas Nord-Koreujon, kiu, post provo de la usona prezidanto altiri ties favorojn, decidis, ke lia nuklea arsenalo konsistigas pli bonan protekton ol la promesoj de prosperado kiujn ĝi ricevis abunde. Siaflanke, la plej supera Gvidano, Ajatolo Ali Ĥamenei, konsentas pri la ideo reiniciati la interkonsenton, kondiĉe ke tio okazu rapide kaj ke la aplikado de la teksto kun forigo de la sankcioj samtempe okazu. Sekretaj intertraktoj jam okazas por decidi pri la « koregrafio » kaj la « sinsekvado ».

Por Vali Nasr [8], profesoro ĉe la Paul H. Nitze School of Advanced International Studies de Vaŝingtono, kaj unu el la plej bonaj specialistoj pri la rilatoj inter ambaŭ landoj, « la usona politiko de ’plej forta premo’ donis magrajn rezultojn. Nur rapida reveno al la intertrakta tablo ebligos eviti ekfajriĝon ». Fakte, la Blanka Domo ne povas permesi al si malrapidi, ĉar ĝi devas samtempe administri katastrofan heredaĵon kaj senminigi la terenon kiun lasis al ĝi la lasta administracio – esperante tamen, ke la prezidanta elekto de junio en Irano ne rezultigos elekton de « falko », favora al la rompo de la intertraktoj kun Vaŝingtono.

Ibrahim WARDE

Asociita Profesoro ĉe la Fletcher School of Lawand Diplomacy, Tufts-Universitato (Usono)



[1] Vd. Camelia Entekhabifard, « Les Iraniens dans l’incertitude du lendemain », Le Monde diplomatique, septembro 2015.

[2] Vd. « Singulière amitié entre Riyad et Washington », Le Monde diplomatique, decembro 2017.

[3] Vd. Lara Jakes kaj Michael Crawley, « US names Iran envoy in battle of wills with Tehran over nuclear negotiations », kaj Michael Crawley, « Why Biden’s pick for Iranis “a proxy for everything” », The New York Times, respektive 29-a de januaro kaj 13-a de februaro 2021.

[4] Itamar Rabinovich kaj Carmit Valensi, Syrian Requiem : The Civil War and Its Aftermath, Princeton University Press, 2021.

[5] Por alia israela perspektivo, vd. Yair Golan, « Why some Israeli generals want to see the Us return to the nuclear deal with Iran », The Washington Post, 3-a de marto 2021.

[6] Tom Lo Bianco kaj Sophie Tatum, « GOP 2016 hopefuls slam Iran nuclear deal », CNN, 15-a de julio 2015

[7] Farnaz Fassihi kaj Rick Gladstone, « How Iran’s president left Trump hanging, and Macron in the hall », The New York Times, 30-a de septembro 2019.

[8] Vd. Vali Nasr, « Biden’s narrow window of opportunity on Iran », Foreign Affairs, NewYork, 2-a de marto 2021.