Fonto: https://eo.mondediplo.com/archives.php3

La huthistaj ribeluloj vicigas venkojn
Saud-Arabia fiasko en Jemeno

Malgraŭ milita interveno de koalicio regata de Saud-Arabio kaj subtenata de la okcidentaj potenclandoj, la huthista ribelo plifortigas sian pozicion en Jemeno. Pli ol la lokaj faktoroj de la konflikto, ĝiaj regionaj konsekvencoj, kun Saud-Irana rivaleco kaj la apero de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kiel militistaj potencoj, transformas la ekvilibrojn de Proksim-Oriento kaj Araba Golfo.

de  Pierre BERNIN

En la nokto de la 25-a ĝis la 26-a de marto 2015, la Sauda aviadilaro ĵetis siajn unuajn bombojn sur la huthistajn poziciojn en Sanao, ĉefurbo de Jemeno. Ili tiel agis, kiel la memproklamita armita mano de la "internacia koalicio", kiu deziris restarigi la prezidantecon de S-ro Abd Rabbo Mansur Hadi, fakte eksigita de la ribelo la 21-an de septembro 2014. Tiu kampanjo, nomita "Decidiga tempesto" celis neŝtatan armitan movadon laŭdantan malplimultan religian identecon, zajdismon, tio estas branĉo de ŝijaismo ofte konsiderata kiel proksima de sunaismo, eĉ kiel ĝia kvina jura skolo. Tiam, la kampanjo laŭŝajne daŭrus nur kelkajn semajnojn.

Per la rezolucio 2216 de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, decidita la 14-an de aprilo 2015, la koalicio, kiu arigis Saud-Arabion kaj dekon da Arabaj ŝtatoj (Egiptio, Jordanio, Sudano, kaj la monarkioj de Araba Golfo krom Omano) ricevis retrospektivan permeson. Ĝia milita agado tiel iĝis laŭleĝa, inkluzive la kontrolon de eniroj kaj eliroj de Jemeno per ia formo de blokado, kies homa kosto rapide iĝis ŝoka. Tiu ŝlosado favoras tion, kio ofte estas priskribita kiel "la plej grava krizo jam de jardekoj", krizo al kiu la urĝa homhelpa respondo restas subprovizita. De tiam, kaj dum la agentejoj de UN taksas je 250 000 la viktimojn de la bataloj kaj la homa katastrofo, la militista enŝlimiĝo restas evidenta [1]. La okcidentaj potenclandoj, koncernitaj ĉefe pro siaj kontraktoj pri armilaj vendoj, troviĝas enmiksiĝintaj en milita afero tiel senhonoriga kiel senefika [2].

La malvenko, almenaŭ simbola, de la koalicio kaj ĝiaj diversaj aliancanoj en tiu malsimetria konflikto estigis plifortiĝon de la huthista flanko kaj dispeciĝon de ĝiaj tre diversaj oponantoj. En marto 2020, la Jemena politikologo Abdulgĥani Al-Irjani instigis la militantojn kaj observantojn agnoski la "nerenverseblan venkon" de la huthistoj por antaŭeniri kaj komenci rekonstruadon [3]. La celoj de la Jemenaj oponantoj al la huthisto estas malfacile akordigeblaj, kaj do okazigas multajn armitajn atakojn. La areo regata de la regantoj nomataj de la "internacia komunumo" laŭleĝaj estas fakte limigita al malgranda peco de la lando. S-ro Hadi - daŭre rifuĝinta en Rijado, pro siaj senbaza situacio kaj ŝanceliĝanta sanstato - alfrontas la sudistan secesian movadon, kiun reprezentas, inter aliaj, Konsilio por Suda Transiro (KST). La manovreco de la prezidanto estas ankaŭ minata de la grava pozicio, kiun okupas la subtenantoj de la eksprezidanto Ali Abdallah Saleh, mortigita de la huthistoj en decembro 2017 post lia sinturniĝo kontraŭ ili, kvankam li alianciĝis kun ili en 2014 por faligi S-ron Hadi.

Por Teherano, akcesora engaĝiĝo

Tiel, la regionaj implikaĵoj ne tute klarigas la kompleksecon de tiu konflikto. Multaj rilatmoviĝoj ne konformas al intervenoj de la najbaroj de Jemeno : la koruptsistemoj, la individuaj strategioj por adaptiĝi al terura ekonomia krizo. Iuj ŝtatoficistoj jam de kvar jaroj ne plu havas siajn salajrojn, kaj 70% de la Jemenanoj dependas de nutraĵhelpo. Ofte fantasmigitaj, la regionaj riskitaĵoj estas klarigilo ja necesa, sed ne sufiĉa.

Tamen, la akuzoj faritaj al Irano, kiu laŭdire subtenas la huthistojn, devigas paroli pri la rolo de Teherano. Tiu rolo ja estas la unua kialo de la militista interveno de la koalicio (kiu estas varia, ĉar Maroko forlasis ĝin en 2019, kiam Pakistano, komenca membro, rapide eliris, antaŭ ol reveni laŭ siaj ŝanĝoj de politikaj regantoj). Ĉiuj ĝiaj membroj konsideras, ke Jemeno estas sceno, kie la Islama respubliko provas etendiĝi. En 2018, S-ro Mohamed Ben Salman, Sauda heredonta princo kaj fakta reganto, komparis la regionan politikon de tiu lando al nazia Germanio, aludante la supozatajn ambiciojn de la ajatolo kaj spirita gvidanto Ali Ĥamenei : "Li deziras antaŭenirigi sian propran projekton en Mez-Oriento, same kiel Hitlero volis etendiĝi en sia epoko [4].

Nu, ekzistas interkonsento inter la fakuloj pri Jemeno kaj pri Irano por substreki la akcesoran valoron de la subteno de la Islama Respubliko al la huthistoj, kies ideologia deveno kaj mobiliza kapableco restas precipe lokaj [5]. Malgraŭ ripetitaj asertoj, neniu Irana militista trejnisto nek reprezentanto de la Gardistoj de la revolucio estis iam ajn identigita sur la Jemena tereno - ja malsimile al ilia interveno en Irako aŭ Sirio, ekzemple.

Kvankam la subteno de Teherano estas malforta, ĝi tamen kreskas, kaj tio ja montras la kontraŭcelan efikecon de la interveno de Saud-Arabio kaj ĝiaj aliancanoj. En oktobro 2020 la enŝoviĝo de Irana ambasadoro sendita en Sanaon ĉe la huthistoj agis, kiel mokgesto al la koalicio, supozata kontroli la landlimojn de Jemeno. La teknikaj similecoj de la misiloj de la huthistoj regule pafitaj al Saud-Arabia teritorio, kiel venĝo pro la aerbombadoj, kun la misiloj de la Irana armeo apriore plifortigas la Saudan konsideron de la konflikto. Tamen la interveno de Irano restas subtile dozita, ĉar ĝiaj strategiistoj ŝajnas havi tre akutan konscion de la respektendaj limoj, lasante la Saudanojn kaj iliajn aliancanojn mem enŝlimiĝi.

La militista kaj politika fiasko de la koalicio estas unue atribuinda al Saud-Arabio, kies kapableco por regi la Jemenan dosieron estis iom trotaksita de la okcidentaj regantoj en 2015. Sen elirebleco nek fajna kompreno de la situacio, kulpa pri ripetitaj verŝajnaj militkrimoj [6], la reĝlando difektis sian bildon, internacie, kaj precipe ankaŭ por la okuloj de multaj Jemenanoj. Depost 2017 la forpelo de dekoj da miloj da laboristoj, el kiuj multaj migris en la Saudajn urbojn longe antaŭ la komenco de la milito, pli gravigis popolan koleron, kiun la Saudanoj, ĉefe la heredonta princo, ne povos facile forgesigi.

Internacie, en Usono la alveno en regado de S-ro Joseph Biden ja povas pli malfortigi la pozicion de Rijado. Dum sia kampanjo, la novelektita Usona prezidanto deklaris sin kontraŭ la milito en Jemeno, kaj uzis tre kritikajn esprimojn pri la sinteno de la Saudanoj, minacante transformi ilin al "parioj" de la "internacia komunumo" [7]. Tiel la Sauda dosiero, per la milito en Jemeno, estos testo por la nova Usona registaro. Kia ajn estos la rezulto de la balotado por du senatanoj en Georgio, la Blanka domo eble premos al Rijado por rapidigi la finon de la konflikto aŭ, almenaŭ, por devigi la monarkion pli respekti la Jemenajn civilajn loĝantojn. Fakte, dum siaj antaŭaj mandatoj, elektitoj de la demokrata malplimulto, gvidataj de S-ro Bernie Sanders, apogis plurajn tekstojn provantajn ĉesigi la Usonan subtenon al la koalicio en Jemeno. La lastminuta provo de S-ro Donald Trump (decidita post lia malvenko) klasifiki la huthistan movadon, kiel teroristan movadon eble malhelpos tian diplomatian kaj juran direktŝanĝon.

Palpe, la Sauda registaro de nun akceptas trakti kun la huthistoj, kiuj nun havas fortan pozicion, kaj eĉ antaŭeniras al la urbo Marib, la lasta bastiono de S-ro Hadi, ĝia protektito [8]. Paralele kun la klopodoj de la speciala reprezentanto de UN, la Brito Martin Griffiths, la Saudaj diplomatoj diskutas pri la statuso de la landlimo de ambaŭ landoj, petante la huthistojn akcepti senarmilan zonon kaj retiriĝon el la Saudaj vilaĝoj, kiujn ili okupas. La nekapableco de la reĝlando efektivigi la tekston subskribitan en novembro 2019 en Rijado, kiu devis ĉesigi la militon inter la subtenantoj de S-ro Hadi kaj KTS, plian fojon elmontras la malfortecon de ĝia pozicio. Tio opiniigas, ke la subskribo de packonsento inter la koalicio kaj la huthistoj bedaŭrinde ne ĉesigos la militon en Jemeno.

Miskonsentoj kaj rivalecoj

Kontraŭ Omano, kiu distingiĝas per sia neŭtraleco pri Jemeno kaj Irano, la Saudanoj ne pli sukcesis aranĝi la regionon avantaĝe. La ekonomia krizo, kiu trafis la sultanlandon, pli gravigita de la epidemio de Kovim-19, same kiel la provoj de Rijado por malstabiligi la Jemenan landliman regionon de Mahra ne sukcesis submeti la Omanajn regantojn [9]. S-ro Haitham Ben Tariq, posteulo de sia kuzo la sultano Qabus Ben Said, forpasinta en januaro 2020, elektis kontinuecan diplomation, kiu malbone akordiĝas kun la Saudaj hegemoniaj ambicioj, kaj samtempe montras la diseriĝon de la politikaj preferoj kaj rivalecoj inter la monarkioj de la Araba golfo [10].

Ene mem de la kontraŭhuthista koalicio la potenco de Rijado estas fakte kontestita. La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) efektivigis, per sia milita engaĝiĝo en la sudaj regionoj de Jemeno kaj sia rekta subteno al KTS, politikon, kiu damaĝas la preferojn de la Sauda monarkio. La celoj de Abu Dhabi pri la insulo Socotra, aŭ pri la havenoj de Ruĝa maro, pligravigas la konkurencon inter la du supozataj aliancanoj. La klienteca rilato starigita de la Emirlandanoj kun armitaj grupoj, kiuj, instigitaj de ili, kruele suferigas la lokajn reprezentantojn de la Islama frataro de Jemena Kongreso por Reformo (ankaŭ nomita Al-islah), kies parto de la regantoj rifuĝis en la Sauda ĉefurbo, simbolas la mankon de regiona ordo aŭ de komuna kompreno de la celoj, plejgravaĵoj kaj minacoj inter la membroj de la koalicio.

Plie, la loka alianco de la trupoj de Abu-Dhabi kun salafistaj milicoj montras politikon malordan kaj nur proksimvidan. Tamen ĝi foje estas priskribita (ĉefe de la Eŭropaj regantoj) kiel integrita en granda geopolitika emirlanda projekto bazita sur ekonomia integrado kaj toleremo. Fakte, tiu strategio, aparte sennuanca, estigas malamikojn akuzante ilin esti konfidatoj de Turkio aŭ Kataro, kaj tiel efektivigante nur venĝokoleron kaj perforton. Krome, la persisto de malkonkordo en la koalicio okazas dum Usono, same kiel Rusio, Ĉinio kaj Eŭropa Unio, sentantaj, ke ne urĝas fari elekton, ŝajnas rifuzi arbitracian rolon en tiu konflikto kaj en la regionaj rearanĝoj.

La strategioj de la Saudaj kaj emirlandaj regantoj ja fajfas pri la civiluloj. Sed la tridek milionoj da Jemenanoj, pro sia ekzisto mem, ja povas rememorigi sin al ili, ĉu per elmigrado, ĉu per tiel nomata ĝihadisma perforto. La ekonomia kaj sanstata ruiniĝo de la Jemena socio, pligravigita de la epidemio de Kovim-19 - kiu, laŭ niaj informoj, okazigis morton de pli ol sepdek kuracistoj inter aprilo kaj novembro 2020 - ne lasos sendamaĝa la Araban duoninsulon. La monarkioj de la Araba golfo, jam malstabiligitaj de la prezŝanĝeco de la petrolrento, de la esperoj de siaj regatoj kaj de la klimatdanĝero, ja havas intereson agnoski la interdependan rilaton, kiun ili havas kun Jemeno, kaj inventi alian estontecon ol militan.

Pierre BERNIN



[1] Legu : Laurent Bonnefoy, "Saud-Arabuja enŝlimiĝo en Jemeno", Le Monde diplomatique, decembro 2017.

[2] "Ventes d’armes : comment mettre fin à la complicité de la France au Yémen", Amnesty international, Parizo, 16-a de novembro 2020.

[3] ""So now that the houthis have won..." Q&A with Abdulghani Al-Iryani", Sanaa Center for Strategic Studies, 10-a de marto 2020.

[4] "60 Minutes", CBS News, 10-a de marto 2020.

[5] Vidu : Thomas Juneau, "Iran’s policy toward the Houthis in Yemen : A limited return on a modest investment", International affairs, vol. 92, n°3, Londono, majo 2016.

[6] Ĉefe vidu : "A pandemic of impunity in a tortured land", Group of Eminent International and Regional Experts, Konsilio pri Homaj rajtoj de UN, Ĝenevo-Bejruto, 9-a de septembro 2020. https://www.ohchr.org/EN/HRBodies/HRC/Pages/NewsDetail.aspx?NewsID=26218&LangID=E

[7] Vidu : Derek Davison, "Will Joe Biden end the brutal war in Yemen ?", Jacobin, Novjorko, 16-a de novembro 2020, https://jacobinmag.com

[8] Ali Al-Sakani kaj Casey Coombs, "Marib : A Yemeni government stronghold increasingly vulnerable to Houthi advances", Sanaa Center for Strategic Studies, 22-a de oktobro 2020.

[9] Legu : Sebastian Castelier kaj Quentin Müller, "Charité omanaise pour le Yémen", Le Monde diplomatique, junio 2020.

[10] Vidu : Fatiha Dazi-Héni, "The Gulf States and Israel after the Abraham Accords", Arab Reform Initiative, 6-a de novembro 2020, www.arab-reform.net


Kiu estos la venonta malamiko ?

de  Serge HALIMI

LA KARTO de bondeziroj de s-ro Anders Fogh Rasmussen ne atendis la novjariĝon. La eksa ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo (NATO) resumis la mision, kiun ĝi devus plenumi, laŭ li, jene : “En 2021, Usono kaj ĝiaj aliancanoj havos okazon, kiu prezentiĝas nur unufoje en generacio. Tiun inversigi la tutmondan cedado de la demokratioj al la aŭtokratioj kiel Ruslando kaj Ĉinujo. Sed por tio necesos ke la precipaj demokratioj unuiĝu.” [1] Tion ja faris multaj el ili, antaŭ generacio, per invado al Afganujo kaj poste al Irako. Estas do tempo por ataki la plej potencajn malamikojn …

Sed kontraŭ kiu komenci ? Ĉar Vaŝingtono volas certigi la gvidadon (“leadership”) de la demokratia krucmilito – “Usono revenis, preta gvidi la mondon” –, proklamis s-ro Joseph Biden la 24-an de Novembro 2020 –, la satelitaj landoj prefere komprenu, ke la usonanoj jam ne interkonsentas pri la identeco de sia ĉefa kontraŭulo. Iliaj argumentoj ne multe rilatas kun la monda geopolitiko, sed ĉiel kun siaj internaj disŝiriĝoj. Por la demokratoj la malamiko estas unue rusa, ĉar, jam dum kvar jaroj, la gvidantoj de tiu partio ripetadis, same kiel s-ino Nancy Pelosi, la prezidantino de la ĉambro de reprezentantoj, ke “kun Trump ĉiuj vojoj kondukas al Putin”. Ĉe la respublikanoj, laŭ la registro de “kiel vi al mi, tiel mi al vi”, kiu memorigas pri infan-kvereloj, la slogano “Beijing Biden” rolas kiel rebato. Ĉar la dua filo de la prezidonto, s-ro Hunter Biden, havis aferojn en Ĉinlando ; kaj la tutmondigo, atribuata al la demokratoj, aranĝis la aferojn de Ĉinujo. Jen kio estis demonstrenda.

La 10-an de la ĵusa Decembro la ŝtatsekretario Michael Pompeo do agadis por profundigi la disecon de la du landoj. Elvokante, sen ridi, sian zorgon pri la respekto de la privata vivo, tiu persono, kiu estis ankaŭ direktoro de la Central Inelligence Agency (CIA), unue alarmis la mondon : “Xi Jinping rigardas nin ĉiujn.” Poste li atakis sinsekve la 400 000 ĉinajn studentojn, kiuj ĉiujare sendiĝas al Usono, el kiuj parto venas, laŭ li, por ŝteli industriajn kaj sciencajn sekretojn ; la usonajn universitatojn mem, el kiuj “tre multaj estis aĉetitaj de Pekino” ; fine la produktojn de la societo Huawei, de kiuj ĉiu uzanto, laŭ li, metas sin “en la manojn de la ĉina sekurec-aparato”. [2] Jen la rekantaĵo, kiun la respublikanoj kontraŭmetos al s-ro Biden. Ĝi daŭrigos la kvar jarojn da kontraŭrusa paranojo nutritan de la demokratoj kontraŭ s-ro Trump : Ĉina Maro, Tajvano, sorto de la ujguroj, Honkongo : ĉio estos preteksto por testi la kontraŭĉinan intencon de la nova registaro.

S-ro Rasmussen estis klarvida almenaŭ pri unu punkto : “Vico da maltrankvilaj aliancanoj atendas la prezidonton Joe Biden antaŭ lia pordo.” Sed, tamen en alianco, kiun gvidas potenco en mensa ŝanceliĝo, ili certe ne baldaŭ retrankviliĝos.

Serge HALIMI.



[1] Anders Fogh Rasmussen, « A new way to lead the free world », The Wall Street Journal, Novjorko, 16-an de Decembro 2020.

[2] Michael R. Pompeo, « The Chinese Communist Party on the American campus », parolado ĉe la Georgia Institute of Technology, Atlanta, 9-an de Decembro 2020, www.state.gov


Temo kiu dividas la modestajn klasojn
Sakstrato de la idento-politikoj

La identisma lingvaĵo, kiu radikas en longa historio, eksplode kreskis kun la sociaj retoj kaj la televido de konstanta informado. Antaŭe ĝi estis rezervita al la dekstruloj, sed nun ĝi stampas la retorikon de ĉiaj politikaj aktivuloj kaj gvidantoj, tiom ke ĝi transformas la “rason” en variaĵon kiu dispremas ĉiujn ceterajn.

de  Stéphane BEAUD , Gérard NOIRIEL

LA RASA identeco subite reaperis en la aktuala diskutado, la 25-an de Majo 2020, kiam la bildoj pri la murdo de George Floyd, filmita de preterirantino per poŝtelefono, estis maŝe sendataj en la sociaj retoj kaj en televidoj de konstanta informado. La murdo de tiu afrik-usonano fare de blanka policisto de Mineapolo kaŭzis ondegon da emocio kaj da protestado en la tuta mondo. Multegaj agantoj – kontraŭrasistaj aktivuloj, ĵurnalistoj, politikistoj, intelektuloj, fakuloj, artistoj, verkistoj ktp – en Usono kaj aliloke intervenis por doni sian opinion pri tiu krimo kaj pri ĝia politika signifo.

En Francujo, de antaŭ dekkvino da jaroj, la publika kondamno de rasistaj krimoj aŭ de faroj kiuj nutras suspekton de rasa diskriminacio regule en la komunikiloj alprenas la formon de “rasaj aferoj”, kiu preskaŭ senfine nutras sin mem. Post la peticio titolita “Manifesto por kontraŭrasisma kaj senkoloniiga Franca Respubliko”, subskribita de kvindek sep intelektuloj kaj disvastigita en la retejo Mediapart la 3-an de Julio 2020, la semajngazeto Marianne rebatis la 26-an de Julio 2020 publikigante “Alvoko(n) kontraŭ la rasigo de la socia demando”, subskribitan de pli ol okdek personoj kaj dudeko da organizaĵoj.

La komparo de la du peticioj montras, kiel funkcias tio, kion Pierre Bourdieu nomis la ludo de la “kruciĝantaj blindecoj”. La prava kritiko de rasistaj perfortaĵoj de certaj policistoj kaj de la “ŝtata rasismo” en la francaj kolonioj ĝis la fino de la milito en Alĝerio kondukas la peticiantojn de Mediapart al defendado de politika projekto fokusita sur la rasaj kaj senkoloniigaj demandoj kaŝante la sociajn faktorojn. Inverse, la aŭtoroj de la alvoko aperinta en Marianne memorigas la centran rolon, kiun la socia klaso ludas en la malegalecoj, kiuj hodiaŭ tuŝas Francujon, sed ilia propra identeca batalo, resumita de la slogano “Nia laika kaj socia respubliko, ŝanco por ĉiuj !” , igas ilin aserti, ke “nia lando neniam konis rasdisigon”, sed tiun aserton neniu serioza historiisto aŭ socisciencisto povas aprobi. Tiuj identecaj alfrontiĝoj, kie ĉiu tendaro mobilizas sian grupeton de intelektuloj, metas la esploristojn, kiuj defendas la aŭtonomecon de sia laboro, en maleblan pozicion.

Usonigo de la publika vivo

TIU ĈI rasigo de la publika retoriko estis larĝe subtenata de la cifereca revolucio, kiu eksplode kreskis en la 2000-aj jaroj. La eksterordinara evoluo de la komunika industrio finfaris tion, kion Jürgen Habermas nomis la “koloniado de la vivata mondo” [1]. Tiuj gigantaj informad-fabrikoj estas nutrataj seninterrompe dum la tuta tagnokto per brulaĵo kiu ekspluatas la emociajn kuŝejojn interne de ni ĉiuj kaj kiuj igas tuj kaj instinkte reagi kontraŭ maljustaĵoj, humiligoj, agresoj. La “distra deturnado per faktoj” [2] de la politikaj aktualaĵoj, naskita kun la amas-gazetaro fine de la 19-a jarcento, hodiaŭ akiris sian paroksismon kaj pli kaj pli anstataŭigas la racian analizon de la sociaj problemoj per kondamnado de la kulpuloj kaj rehabilitado de la viktimoj.

La tutmondiĝintaj usonaj entreprenoj, kiuj posedas la sociajn retojn, brutale akcelis tiun procezon, ĉar la miliardoj da individuoj, kiujn tiuj retoj tuŝas, estas jam ne nur la pasivaj ricevantoj de la paroloj fabrikitaj de la komunikiloj, sed agantoj, kiuj partoprenas en ilia disvastigado kaj eĉ en ilia ellaborado. La sociaj retoj tiel naskis interan publikan spacon trans la limoj de la naciaj ŝtatoj kaj forte kontribuas al la usonigo de la publikaj polemikoj, kion montras la rapido, kun kiu importiĝis esprimoj kiel color-blind (“blinda pri la [haŭt]koloro”), “Black Lives Matter” (“La vivoj de nigruloj gravas”), “cancel culture” (“kulturo de elpelo”) ktp.

Ĉar la rasismo estas hodiaŭ unu el la politikaj temoj plej kapablaj mobilizi la emociojn de la civitanoj, oni komprenas kial ĝia kondamno okupas pli kaj pli centran lokon en la komunikiloj. Konstati tiun fakton – ĉu necesas memorigi tion ? – tute ne signifas bagateligi la problemon, kaj tio neniel malinstigas samtempe konstati, ke la senĝenaj formoj de rasismo ankaŭ multiĝas en la komunikiloj. [3] La homoj devenaj el la postkolonia enmigrado (norda kaj subsahara Afriko) – kiuj plejparte apartenas al la modestaj klasoj [4] – estis la unuaj viktimoj de la efikoj de la ekonomia krizo ekde la 1980-aj jaroj. Ili suferis multajn formojn de apartigo, ĉu en aliro al loĝejo, al dungo aŭ en siaj rilatoj kun ŝtataj oficistoj (kontrolado de identeco “laŭ aspekto” fare de la polico). Krome, tiuj sociaj generacioj devis politike alfronti la kolapson de la kolektivaj esperoj subtenataj en la 20-a jarcento de la laborista kaj komunista movado.

Pro la graveco, kiun alprenis la identecaj polemikoj en la publika debato, ne surprizas ke parto de tiuj junuloj kapablas esprimi sian tutan reĵeton de socio, kiu ne donas al ili lokon per tio ke ĝi privilegias la elementojn de sia persona identeco, kiuj estas la religio, la deveno aŭ la raso (difinita per la haŭtkoloro). Malfeliĉe la plej senhavaj inter ili estas senigitaj, pro soci-ekonomiaj kaŭzoj, je la resursoj kiuj ebligus al ili diversigi siajn aperformojn kaj siajn aniĝojn. Tio klarigas, ke ili povas interpreti la socian mondon duparta kaj etnisma : la “ni” (de la urbo, de la junaj nigruloj aŭ araboj, ekskluditaj, sed ankaŭ, ŝajnas, pli kaj pli, la “ni” islama) kontraŭ “tiuj” (burĝoj, “céfrans”, “gaŭloj”, blankuloj, aŭ ateistoj ktp). Se oni volas konduki la batalon kontraŭ la rasismon ĝisfine, tiam necesas batali ankaŭ kontraŭ tiu identeca enfermiĝo, ĉar ĝi malebligas tiujn ribelajn junulojn percepti, ke ilia socia ekzistado estas profunde determinata de ilia aparteno al la modestaj klasoj.

La radikaliga lingvaĵo kiu prezentas la haŭtkoloron kiel variaĵon kiu determinas ĉiujn ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn praktikojn de niaj kuncivitanoj, detruas la kompleksecon kaj la fajnecon de la sociaj rilatoj kaj de la potencrilatoj. Ĉiuj sociologiaj enketoj, statistikoj aŭ etnografiaĵoj tamen montras, ke la sociaj kaj etnaj variabloj ĉiam agas kune kun malsamaj identecoj. Se la tuta arto de la sociaj sciencoj konsistas en fajna distingado, laŭ la kuntekstoj (geografia, historia, interagada), la ludon de la agantaj variabloj, necesas konstati, ke oni povas nenion kompreni pri la mondo en kiu ni vivas, se oni forgesas, ke la aparteno al la socia klaso (mezurata laŭ la kvanto de ekonomia kapitalo kaj de kultura kapitalo), spite al ĉio, kion oni diras, restas la determinanta faktoro, laŭ kiu la ceteraj dimensioj de la persona identeco ordiĝas.

La plej bona pruvo estas donita de tiuj, kiuj ĝuis eblecon de socia moviĝo, kiu ebligis al ili aliri la mezajn klasojn (instruistoj, edukistoj, sociaj laboristoj, sezonaj laboristoj de spektaklo, ktp), kaj eĉ al superaj klasoj (televidaj aŭ radiaj ĵurnalistoj, verkistoj, kanzona aŭ filmaj steluloj). Preskaŭ ĉiuj tiuj “klas-ŝanĝintoj”, kiel oni diras, uzas la resursojn, kiujn ilia socia supreniro donas al ili, por diversigi siajn sentajn, profesiajn aŭ kulturajn preferojn, ĉar ili precize scias, ke tio estas vojo al pli da libereco. Kial la posteuloj de la postkolonia enmigrado, kiuj daŭre restas en la malaltaj klasoj, estas konstante reduktataj al sia statuso de viktimo kaj senigataj je la rimedoj, kiu ebligus al ili ankaŭ aliri tiun emancipiĝon ?

Per tio, ke ili kaŝas la potenc-rilatojn, kiuj strukturas niajn sociojn, tiuj identecaj retorikoj kontribuas al akriĝo de la dividoj ene de la modestaj klasoj ; tio ekde la 1980-aj jaroj estis la celo de la konservativaj fortoj por rompi la hegemonion de la maldekstro. Meti la politikan batalon en la rasan temon kaj prezenti ĉiujn “blankulojn” kiel privilegiulojn, signifas inciti tiujn ĉi defendi sin per samspecaj argumentoj. Ĉar en Francujo la “blankuloj” estas la plimulto, la “neblankuloj” estas kondamnitaj resti eterne malplimultaj. Kredi, ke pentofarado en la maniero de Jeff Bezos [5] povus konduki la individuojn difinitajn kiel “blankulojn” rezigni pri siaj “privilegioj”, signifas redukti politikon al moral-instruoj ; tio estas kutima en Usono kaj tendencas fariĝi tia en Francujo.

Ĉar la usona sperto estas hodiaŭ senĉese mobilizata por elvoki la rasan demandon, ne malutilas memorigi pri la analizo, kiun ĵus prezentis la filozofo Michael Walzer por klarigi la relativan malsukceson de la usona nigrula kontraŭrasista movado, malsukceso kiu siavice klarigas kial la rasismo restas centra problemo en Usono. Li, kiu komence de la 1960-aj jaroj estis studento plene engaĝiĝinta en la luktado de la usonaj nigruloj por civitanaj rajtoj, kvindek jarojn poste revenis al tiu ĉi fonda momento de sia politika engaĝiĝo. Li memorigas pri la forto de la ligoj en la sudo tiam estiĝantaj inter studentoj de la grandaj universitatoj de la nord-oriento (Harvard, Braneis), speciale de studentoj judaj, kiel li, kaj nigrulaj pastroj kaj aktivuloj.

En lia bilanco farita kun la tempa distanco li emfazas la esencan demandon de la politikaj aliancoj farendaj en la tendaro de la progresemaj fortoj : “Ni pensis, ke la nigrula naciismo, eĉ se ĝi estis komprenebla. estis politika eraro : por esti aŭdataj, la malplimultoj devas engaĝiĝi en la politikoj de koalicio, la judoj lernis tion jam delonge. Vi povas esti izolitaj, kiam vi estas 10 aŭ 2 elcentoj de la loĝantaro. Vi bezonas aliancanojn kaj vi devas ellabori politikojn, kiuj favoras la aliancojn. Tion la nigrula naciismo rifuzis, kaj ĝuste tio, laŭ mi, kondukis ĝin en sakstraton (…). La « identec-politikoj » gajnis la superecon en la usona politika vivo kaj kondukis al disaj movadoj : la nigruloj, la hispanlingvanoj, la virinoj, la gejoj. Ne okazis solidareco inter tiuj malsamaj formoj de luktado por esti agnoskata. « Black Lives Matter » ekzemple estas fundamenta esprimo de la prava kolero de la nigruloj, ligita precipe al la konduto de la polico. Sed la hispanlingvanoj ne estas pli bone traktataj ; ne ekzistas, miascie, ia « Hispanic Lives Matter » kaj ne ekzistas kunordigita klopodado por krei koalicion de etnaj grupoj por reformo de la polico.” [6]

Pro la usoniĝo de nia publika vivo oni malfeliĉe povas timi, ke la konstato de Walzer ankaŭ en Francujo komencas esti ĝusta. Certe, multaj voĉoj aŭdiĝas, kiuj regule pledas por “kunigi la luktojn”. Tamen tiuj, kiuj agas por tio, devas nun agadi ene de la nova komunika sistemo, kiu trudiĝis kun la cifereca revolucio de la 2000-aj jaroj. Antaŭe, por antaŭenigi ion en la publika spaco, necesis ke estu difinita kaj kolektive defendata de organizaĵoj kun granda nombro de membroj. Hodiaŭ sufiĉas ke kelkaj aktivuloj – kiuj deklaras sin kiel proparolanto de iu aŭ alia postulo sen havi la mandaton de iu ajn – altiras la atenton de la komunikiloj. Pro tio okazas la multiĝo de la impresaj agoj, ekzemple tiuj de la aktivuloj, kiuj malpermesas teatrajn pecojn nome de la kontraŭrasisma luktado. La komplezo de la ĵurnalistoj por tia agado nutras polemikojn, kiuj konstante dividas la progresemulojn. Kvankam la esprimlibereco kaj la kontraŭrasismo estis ĝis nun ĉiam afero de la maldekstro, tiuj ĉi perfortaĵoj de plej eta malplimulto sukcesas turni ilin reciproke unu kontraŭ la alia. Tio malfermas vere larĝan vojon al la konservativuloj.

Stéphane BEAUD kaj Gérard NOIRIEL.



[1] Jürgen Habermas, Théorie de l’agir sommunicationnel, Fayard, Parizo, 1987 (1-a eld. : 1981).

[2] En la franca : “fait-diversion”. -vl

[3] Gérard Noriel, Le Venin dans la plume. Édouard Drumont, Éric Zemmour et la part sombre de la République. La Découverte, Parizo, 2019.

[4] Tio klarigas ankaŭ, rekte, ilian superprezentiĝon en la “diversaĵoj” raportataj de la loka gazetaro, en la deliktaĵoj kaj en la nombro de malliberuloj.

[5] Tio referencas la tviton ["tweet" de Amazon reage al la murdo de George Floyd : "La maljusta kaj brutala traktado de la nigruloj en nia lando devas ĉesi" (31-an de Majo 2020).

[6] Michael Walzer kaj Astrid Von Buskist, Penser la justice, Albin Michel, kol. "Itinéraires du savoir", Parizo, 2020.


Kiam Pekino imitas Harvard
Trejnado laŭ la usona modelo por ĉinaj kadruloj

Prezidanto Xi Jinping senĉese malgloras okcidentajn valorojn kaj emfazas "ĉinajn karakterizaĵojn". Malgraŭ tio, la aŭtoritatuloj de lia lando adoptis la instruplanon de la fakultato pri publika administrado de la prestiĝa universitato Harvard por trejni siajn ŝtatoficistojn. Miloj da ŝtatoficistoj sekvas ĉi tiun magistran programon, kiu estis inaŭgurita en la fruaj 2000-aj jaroj kaj estis adaptita al la nacia kunteksto.

de  LO PORTO-LEFÉBURE

Kiel ni povas klarigi la eksterordinarajn atingojn de Ĉinio, kiu estas fariĝonta superpotenco scienca, universitata kaj teknika, dum la reĝimo restas absolutisma kaj eĉ fariĝas pli kaj pli tia ? Kiel, do, ĉi tiu sistemo de partio-ŝtato, starigitia en 1949, povas esti samtempe nedemokratia, noviga kaj varbanto de internacia malfermiteco ? Hodiaŭ pli ol iam ajn, la leviĝo de Ĉinio tute ne estas kaŭzo de kontraŭstaro al la reĝimo, sed male ŝuldas multon al ĝia publika administrado : "Estas la ŝtatoficistoj kiuj plenumas reformojn kaj almetas la instituciajn fundamentojn por atingi la celon de Ĉinio : la bonfara socio", klarigas Li Jing [1], profesoro pri politikologio ĉe la Universitato de Pekino kaj diplomiĝinto de Harvard.

La disvolvado de la ŝtatoficistaro baziĝas sur la heredaĵo de "socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj" konceptita de Deng Xiaoping en la 1980-aj jaroj, sistemo de kapitalisma modelo de la merkato kombinita kun kulturo de konsumado kaj forta centra planado. Dum la lastaj kvardek jaroj, en ĉi tiu sistemo kie la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) regas la ŝtaton, kaj la ŝtato regas la ekonomion, la registaro devis lerni interagi kun la privata sektoro kaj konstante pruvi, ke ĝi pravigeble intervenas en ĉiam pli kompleksaj kaj teknikaj aferoj.

Por fremduloj, la ĉina ŝtatoficistaro restas kaŝema kaj apenaŭ konata. Nur la altrangaj respondeculoj estas relative konataj. Preskaŭ neniu scias ke, dum preskaŭ dudek jaroj, kelkmiloj da ŝtatoficistoj en Ĉinio sekvas la programon de Master of Public Administration (magistro de publika administrado - MPA) rekte importitan el Usono, laŭ la modelo de la John F. Kennedy School of Government ĉe la universitato Harvard.

Oficiale establita en Ĉinio en 1999, kaj funkcianta ekde la komenco de la lernojaro 2001, la MPA celas aktivajn profesiulojn kun almenaŭ tri jaroj da laborsperto, plejparte en magistratoj, sed ankaŭ en ŝtataj firmaoj, neregistaraj organizaĵoj kaj ŝtataj neprofitocelaj organizaĵoj. Al ĝi povas aliĝi ankaŭ dungitoj de la privata sektoro.

La uzo de pedagogiaj modeloj kaj praktikoj produktitaj de hegemonia Usono por forĝi la profesian kulturon de la administraciaj elitoj ŝajne kontraŭdiras la ambicion de la KPĈ proponi al la mondo ekzemplon de sendependa modernigo kiel alternativo al okcidenta kapitalismo. Iuj rigardas ĝin kiel trojan ĉevalon de la novaj fortoj de demokratiigo interne de la Partio : instrumento de malfermiteco al fremdaj spertoj, la programo povus influi la novajn ĉinajn elitojn kaj estigi transiron al demokratia reĝimo. Sed se la MPA estas la sekreta armilo de la reformistoj, kial la registaro tiel forte subtenis kaj instigis ĝian enkondukon en Cinio ?

Ĝia misio, kiel tion priskribas la universitato Tsinghua (Pekino), estas "prepari por la defioj de gvidanteco kaj administrado en la publika sektoro". Ĝi estas parto de procedo de novigado kaj plibonigo de la kvalito en la publika sektoro. Sed malkiel la praktiko en la altlernejoj de la KPĈ kaj en tiuj de komerca administrado, kandidatoj kun almenaŭ bakalaŭro estas akceptataj pere de ekzameno, ĉu ili estas membroj de la Partio aŭ ne, kaj sen konsidero de sia rango en la organizaĵo al kiu ili apartenas.

Surprize, estis en universitataj institucioj, kiuj ĝis tiam estis marĝenaj en la trejnado de altrangaj administrantoj kaj ŝtatoficistoj, ke la MPA-projekto estis starigita. Ekskluditaj estas altlernejoj de komerca adminstrado, kaj la altlernejoj de la Komunista Partio. Estas indikoj, tamen, ke malnovaj kaj novaj programoj povas kunekzisti ĉar ili servas al malsamaj celoj.

Ĉi tiu ŝanĝo de trejnado en la universitatoj okazis en la 1990-aj jaroj, kiam la scienca ekspertizo estis alte aprezata tutmonde, precipe la ekspertizo de institucioj de internacia rango, kaj eĉ pli tiu de nordamerikaj universitatoj de esploro. Ĉi tiu konverĝo de normoj kaj kredoj parte klarigas kial la ĉina registaro subtenis la kursojn instruatajn de la universitatoj, kiujn oni tiutempe konsideris neŭtralaj kaj sciencaj. Kvankam la MPA havis la potencialon malfortigi la burokrataron, elmetante ĝin al fremdaj ideoj, pli grave, la radikoj de la kurso en la universitata mondo donis al ĝi la profesian legitimecon kiu necesis por ke ĝi supervivu.

Cent jaroj da universitataj interŝanĝoj

Ĉi tiu elekto estis parto de pli granda projekto kies celo estis akompani la transiron al la ekonomio de la merkato per la akiro kaj fortigo de teknikaj kompetentecoj, kaj plenumi la atendojn de labormerkato kiu fariĝas pli diversigita kaj havas superajn lertecojn. La partio-ŝtato tial kreis sinsekvon de profesiaj diplomoj de usona inspiro el kiuj ĉiuj estis instruotaj de universitatoj : la magistro de komerca administrado (Master of Business Administration, MBA) en 1991, kaj poste la magistro de arkitekturo en 1992, la magistro de juro en 1996, la magistroj de edukado kaj de inĝenierado en 1997 kaj la magistro de agronomio en 1999.

La publika administrado ne estis escepto. Interkonsentiĝo estis atingita inter la grandaj roluloj en la politika vivo (la Komisiono pri Naciaj Evoluado kaj Reformo, la Konsilantaro pri Ŝtataj Aferoj, la Ministerio pri Edukado kaj la Ministerio pri Personaro) : membreco en la Partio ne povas kaj devus ne plu esti sufiĉa kvalifikilo por esti postenigita al la publika sektoro. Tiutempe, neniu en la KPĈ disputis la neceson konstrui kompetentan kaj profesian ŝtatoficistaron.

La instruado de la publika administrado, establita en Usono ekde la 1920-aj jaroj, ŝajnas esti trankviliga modelo. Origine kreitaj por redukti misfunkciadon kaj korupton, precipe ĉe la municipa nivelo, la unuaj kursoj pri la scienco de la administrado, la prauloj de la MPA, malfermiĝis en 1914 ĉe la universitatoj de Miĉigano, Berkeley kaj Stanford. Hodiaŭ, la pli ol 300 MPA-oj en Usono kundividas komunan celon : varbi al iu vizio pri la publika estrado, heredita de politika historio kaj demokrata modelo, kiu celas konstitucie garantii la principon de la jurŝtato, la disigon de povoj kaj la liberan sinesprimon - inter aliajn fundamentajn rajtojn kaj liberojn.

Kiel fariĝis, ke la ĉina registaro lasis sin esti delogita de tia programo ? Ĉinaj universitatanoj trejnitaj en Usono estas superreprezentitaj ĉe la direktoroj de institucioj de altlerneja edukado kaj esploro. Ili tiel amplifas la kulturan, simbolan kaj normigan influon kiun Usono havas tutmonde per ĝia geopolitika, lingva kaj ekonomia potenco. Pro pli ol cent jaroj da movado de studentoj kaj esploristoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj ankaŭ per aktiva strategio por la akiro de scienca talento, la registaro povas ĉerpi la rektan sperton de la multaj kiuj diplomiĝis eksterlande kaj estas pretaj reveni al sia hejmlando kaj kundividi sian scion kaj retojn.

Sekve, en atmosfero kiu aparte favoris al la transnacia cirkulado de ideoj, la usona modelo de la MPA eniris la teritorion de Ĉinio interkonsente. Inter 1996 kaj 1998, delegacioj konsistantaj el universitatanoj kaj oficialuloj de la ministerio pri edukado vojaĝis al Usono, Kanado kaj Eŭropo por studi la plej bonajn sistemojn de trejnado por la registaro. Ili aparte atentis la naskiĝlokojn de la edukado pri publikaj aferoj en Usono : la Maxwell School ĉe la Universitato de Syracuse, la John F. Kennedy School ĉe la universitato Harvard, la universitato Carnegie Mellon en Pittsburgh kaj la universitato Columbia en Novjorko. Fakultatanoj de ĉi tiuj institucioj estis poste invititaj al Ĉinio por konsili kaj taksi. La intervizitoj helpis klarigi kiel kompreni fremdajn praktikojn, kiel taksi ilian efikecon, kaj antaŭ ĉio kiel identigi elementojn kiuj povas esti reproduktitaj kaj adaptitaj. Reveninte, kelkaj membroj de ĉi tiuj delegacioj skribis internajn memorandojn por rekomendi la enkondukon de usonaj MPA-oj en Ĉinio.

La registaro aprobis la projekton en majo 1999. Ĝi invitis al la plej bonaj universitatoj submeti proponojn kaj elektis 24 por krei la unuajn diplomojn kiel taksan eksperimenton. Komence, la MPA estiĝis en la plej famaj institucioj (la Universitato de Pekino, la universitato Tsinghua, la Popola Universitato de Ĉinio, la universitato Fudan en Sanhajo, inter aliaj), tradiciaj trenejoj por elitaj studentoj, por serĉi rimedojn kaj konkurencivajn avantaĝojn en kunteksto de senprecedenca tutmonda konkurencado.

Dum la sekvintaj 15 jaroj, la diplomo estis starigita en pli ol 100 institucioj tra la tuta lando. La nombro de MPA-oj kreskis de 24 en 2001 al 146 en 2016, kaj la nombro de diplomiĝintoj de 1 055 en 2004 al 10 476 post dek jaroj. Entute, pli ol 150 000 studentoj kompletigis la programon - malalta nombro kompare kun la 7,1 milionoj da ŝtatoficistoj, sed alta nombro por senprecedenca universitata kurso por kiu oni devas elekti kandidati. La transplantado de ĉi tiu fremda diplomo estas sukceso ; ĝiaj varioj multobliĝas kaj la nombro de enskribiĝoj ankoraŭ kreskas, malgraŭ la ŝajna neakordigebleco inter la du administraciaj kaj politikaj reĝimoj.

"Mia eksterlanda sperto allogas la studentojn ĉar, nunmomente, originalaj konceptoj kaj ideoj venas el okcidentaj libroj", diras Chen Wei, kiu estis trejnita ĉe la Ĉina Universitato de Honkongo kaj estas profesoro ĉe Tsinghua. Kiel en Usono, en la kadro de la MPA oni instruas la publikajn politikojn, la teorion de organizaĵoj, la sociologiajn sciencojn, la politikan ekonomikon, la administradon de la personaro, kvantajn metodojn, la administracian juron, kaj ankaŭ temojn pli specifajn al lokaj bezonoj, kiel la publikan administradon, la analizon de publikaj politikoj, la teorion kaj praktikon de socialismo, la anglan lingvon, la regionan disvolviĝon kaj la urban estradon. "La defio estas interesigi miajn studentojn", diras Chen. "Mi uzas du metodojn : mi instruas la plej lastajn konceptojn kaj mi donas multajn ekzemplojn el la reala vivo. Ĉi tiuj ekzemploj estas tre gravaj. La MPA devas esti utila por la studentoj. Pri ĉiu nova temo, mi komencas diskuton kun la grupo, kaj mi laŭpaŝe lasas la grupon paroli tiel, ke mi esprimas min ĉiam malpli."

Sen perado, ĉi tiuj kursoj bazitaj sur fremdaj enhavo, teorioj kaj ekzemploj estus senutilaj, ĉar ili estus neuzeblaj en la ĉiutaga profesia praktiko de ĉinaj administracioj. Anstataŭ agnoski, ke ĉi tiu neakordigebleco estas politika kaj ideologia, instruistoj kaj respondeculoj emfazis la diferencon inter la okcidenta teorio kaj la loka praktiko, kaj ili ĉinigis la programon, kun forta emfazo pri pedagogio.

De tio devenis la kazstudoj, vaste enkondukitaj en ĉiujn MPA-ojn. Ĉi tiu metodo de instruado per simulado kaj diskuto, kiu naskiĝis en usonaj fakultatoj pri juro en la finaj jaroj de la 1880-aj jaroj, kaj kiu estis poste popularigita fare de fakultatoj pri administrado, tuj establis sin kiel la komercan markon de la ĉina magistra diplomo.

Produkti pedagogian kazon el realaj faktoj, kaj utiligi ĝin en klaso, necesigas sekvi specifajn procedon kaj metodon. Sen ĉi tiu fikcia kazo, oni ne povas rekte pritrakti aktualaĵojn en lekcio, almenaŭ ne en la instrukadro de sociologio aŭ la publika politiko. La kazstudo enkondukas tiel nomitajn "delikatajn" temojn en la klasĉambron : sociaj malegalecoj, korupto kaj malversacioj, devigitaj eksproprietigoj kaj transloĝigoj de loĝantaroj, poluado, malŝtatigo de energiaj rimedoj, sendungeco, nesekura dungateco, misfunkcioj en la impostosistemo, ktp. Antaŭ ĉio, ĝi sankcias la diskuton, ĉar ĝi estas pedagogia agado kun antaŭdifinitaj kadro kaj roloj. En la ĉina kunteksto, tiu kadro, kun sia simpla kaj ŝajne reduktisma strukturo - kritikita en Usono - , enfermas ; kaj tiel, paradokse, ĝi liberigas la parolon.

Ekzemple, dum kurso ĉe la universitato Tsinghua [2], la sekvantaj ekzemploj estis prezentitaj : "Kiu estas pli grava : la prevento de inundoj aŭ la partopreno en kunsidoj ? La kazo de regiona agentejo fronte al administracia konflikto." Oni petis al la studentoj pripensi la hierarkian rilaton kaj alpreni pozicion en situacio de konflikto inter la instrukcioj donitaj de altranga kadrulo kaj la neceso interveni en nova krizo, ĉi-kaze risko de inundiĝo apud la Jangzio. La kazstudo finiĝas per la sekvantaj demandoj : "Kion vi farus se vi estus la direktoro de la buroo ? Kio estus via elekto ? Argumentu" ; "Ĉu la ĝenateco de la direktoro estas evitebla ? Kio laŭ vi estas la kialo de ĉi tiu konflikto ?" Ci tiuj demandoj, kaj ankaŭ la entuta rakonto, malfermas konsideron pri la strikta apliko de procedoj, kaj ankaŭ pri obeemo al hierarkia aŭtoritato. Ne proponante efektivan malobeadon aŭ rezistadon, ili levas la demandon pri la libera volo kaj la ordinara prudento kiuj devas gvidi la elektojn de administraciaj respondeculoj, precipe kiam ili estas spertaj kaj havas profundan konon pri la loka kunteksto.

Ebliĝas tiam pritrakti la ombrajn zonojn en la agoj de la registaro kaj kadruloj de la Partio dum jardekoj, sed sen provoki elpaŝon kontraŭ iu politika normo. En la sekura kunteksto de malferma demando, oni implicite komprenas, ke ĉiuj elektoj estas pravigeblaj kaj defendeblaj, kaj ke oni ilin povas diskuti dum la kurso. Kun diversaj niveloj de partoprenado, studentoj ĉiam parolas pri nuntempa Ĉinio, sed estas kvazau la debato nur temas pri ekzemplo teoria. La regularo de la kurso trudas precizajn rolojn al la roluloj dum interagoj. La establita kadro de la interŝanĝo kreas la iluzion - oni povus eĉ diri la alibion - de la neŝanĝiĝebleco de ĉi tiuj roloj : la instruisto nur faciligas la diskuton, dum la studentoj donas objektivan opinion pri situacio kiu ne koncernas ilin. Oni povas paroli pri io ajn sen timi preterpasi la limojn aŭ esti riproĉita de la aliaj membroj de la grupo, kaj pro bona kialo : oni ne rekte parolas pri realaĵo.

Oni ĝenerale konfidas instruadon per la kazmetodo al returnees (revenintoj), angla termino ofte uzata por nomi ĉinojn kiuj studis en la okcidento aŭ en alia azia teritorio (Japanio, Honkongo) kaj revenis por plenumi respondecojn en la universita aŭ komerca mondoj. Danke al ĉi tiuj universitatanoj kiuj konas okcidentajn teoriojn, la kazstudo transpontas la fendon inter fremdaj ideoj kaj metodoj unuflanke, kaj la kapablo de la studentoj ilin kompreni kaj transmeti en ilian profesian kuntekston aliflanke. Efektive, multo de tio, kion studentoj lernas en klasoj, ne respondas al tio, kion ili aplikis en la organizaĵoj el kiuj ili venis. Konante ambaŭ mondojn, ĉiu kun siaj referencoj kaj limoj, sole returnees povas certigi ĉi tiun riskan transigon.

La sperto de la unuaj diplomiĝintoj ebligas al ni kompreni la daŭrantan mutacion de la ĉina burokrataro de kiu la fremda inspiro estas grava ero kaj ne la kaŭzo de malstabiligo. Studentoj de la MPA alproprigas al si konceptojn, ideojn kaj valorojn kiel respondeco, la batalo kontraŭ korupto, teknika kompetenteco, bona estrado. Ili reinventas administracian kulturon kies amplekso por novigado kunekzistas kaj restas kongrua kun la malnova kulturo. La studado por la MPA proponas al ili la eblecon ĉerpi el eksteraj fontoj ĉar ĝi ebligas al ili ŝanĝi la fluon de la transdonado, kiu povas esti akcelita, reduktita aŭ intertempe haltigita laŭ politikaj disvolviĝoj.

Vigligi laborpraktikojn

"La tradicia koncepto de estrado ne permesas al ni respondi al la defioj prezentataj de la socio," diras Wang Ping, diplomito de la MPA de la universitato Fudan. "En la pasinteco, se leviĝis disputo, niaj civitanoj kutimis sin turni al tribunalo. Nun, ili estas konatiĝintaj kun la mediacio. Se civitanoj povas solvi siajn konfliktojn sen la neceso de interveno fare de la ŝtato, tio konservas rimedojn. Nia rolo do estas ŝanĝi la kutimojn de la popolo tiel, ke pli da disputoj estos solvitaj pere de mediacio. Ĉio ĉi eblas nur per la enkonduko de novaj teorioj. "

Li agnoskas, tamen, ke "Kompreneble, mi ne povas ĉiam uzi ĉion, kion mi lernis. Estas longa procezo. Sed, per mia laboro kaj la scio, kiun mi asimilis, mi povas influi la labormanieron longatempe." Eksaj studentoj ofte uzas la vorton "kapablo" (nénglì en la ĉina). Efektive, ilia diplomo donas al ili pli grandan kapablon agi, rimedojn por tion fari, kaj eĉ kapablon de potenco laŭ longatempa perspektivo (néng signifas "kapablo", "lerteco", "permeso" ; signifas "forto", "potenco", "influo"). Kaj Wang Ping diras : "La teorioj studitaj en MPA estas gvidlinioj por mia laboro kaj por la evoluo de la laboro de la administracio. Temas pri helpo por ŝanĝiĝi. Post diplomiĝo, mi instigis al la fako de la personaro de mia administracio sendi multajn kolegojn por sekvi ĉi tiun kurson. La diplomo ne tre utilas se temas pri promocio kaj la disvolvo de la kariero, sed mi kredas ke la trejnado estas tre utila por ŝanĝi la praktikojn de ŝtatoficistoj en ilia laboro."

La MPA, kaj poste la aplikado de la bonaj praktikoj lernitaj, ebligas al junaj diplomiĝintoj reprezenti "la virton" (en la ĉina : ), unu el la atingoindicoj de la agentoj de la partio-ŝtato, sed pro motivoj kiuj neniel rilatas al la akordigo kun la komunista ideologio. Fortigitaj de komunaj vizio kaj valoroj, ĉi tiuj studentoj rigardas sin kiel modernan avangardon, kapablajn majstri malnovajn kaj novajn kodojn. Ili scias profesie adaptiĝi, navigi kaj evolui kaj en meritokratia sistemo surbaze de politika lojaleco kaj en nova sistemo pli bazita sur la scio kaj profesiaj kompetentecoj. Ĉi tiu nova ŝtata burokrataro deziras prepari sin por ĉia eventualaĵo, maksimumigante la ŝancojn de socia supreniro, sen konsidero de la direkto laŭ kiu la lando iros. Ĝi estas preta kapti ŝancojn kie ajn ili leviĝas, ĉu la aktuala tendenco estas moderniga ĉu konservativa.

Alessia LO PORTO-LEFÉBURE.



[1] La personnomoj estas fiktivaj. La citaĵoj estas prenitaj el surlokaj intervjuoj publikigitaj en Les Mandarins 2.0, Presses de Sciences Po, Parizo, 2020.

[2] Kazo CCCC-05-40-E, School of Public Policy and Managment de Tsinghua-Universitato, Pekino, 2005.


Moskvo fortigas siajn komercajn kaj sekurecajn partnerecojn
Rusujo en Afriko, ĉu okultrompa reveno ?

Post longa eklipso, Rusujo restariĝas en Afriko, kiel montras ĝia forta armea subteno al Centr-Afrika Respubliko. Prezentata de Parizo kiel trompa manovro, tiu reveno reale signas la banaligon de la rusa potenco. Moskvo, kiu pasintece subtenis la malkoloniigon, kontentiĝas plenigi sian mendoliston kaj plifortigi siajn sekurecajn partnerecojn.

de  Arnaud DUBIEN

OKTOBRO 2019. Kvardeko da ŝtatestroj renkontiĝas en la aleoj de la eksa olimpika vilaĝo de Sotchi, la marborda urbo sur la Nigra Maro, kiu akceptis la Olimpikajn Ludojn en 2014. Iniciate de la prezidanto Vladimir Putin, la unua pinto-kunveno ruso-afrika konkludiĝas per proklamo de ambiciaj celoj – Kremlino celas duobliĝon de la komercaj interŝanĝoj ene de kvin jaroj - kaj per promeso de nova rendevuo, verŝajne en Adisabebo (Etiopujo), sidloko de la Afrika Unio, en 2022.

Ĉi tiu diplomatia ceremonio estis perceptata en Okcidento kiel la konsekrado de la reveno de Moskvo sur la afrika kontinento, esprimo de nova intereso por la regiono, kiu enkadriĝas en ĝenerala strategio. Pli atenta analizo montras, ke tiu procezo, vere komenciĝis antaŭ dekkvino da jaroj. De post tiam, ĝi senteble evoluis, tiel per la geografio de la koncernaj landoj, kiel per la uzataj influ-vektoroj, sen tamen desegni koheran aliron laŭ la skalo de Afriko.

La topografio de la influo de Moskvo en Afriko longtempe evoluis laŭ la reliefoj de la malkoloniigo kaj de la kontraŭ-apartisma lukto. Kvankam la afrika kontinento ĉeestis en la penso de Lenin ekde la komenco de la 1920-aj jaroj, estas nur tri jardekoj poste, pro la disfalo de la franca kaj brita imperioj, ke ĝi fariĝas temo de eksterlanda politiko por la Kremlino. Post ĝia bruega entrudiĝo en la krizo de Suez, en oktobro 1956, Sovetunio alportis masivan subtenon ekonomian kaj armean al Egiptujo de la prezidanto Gamal Abdel Naser, samtempe interesiĝante pli kaj pli aktive pri la diversaj movadoj de nacia liberiĝo. Maoista Ĉinujo, kiu denuncas la revolucian moderecon de la eksa sovetia « granda frato », spronas Moskvon maldekstre. Ekde 1956, Sovetunio havas privilegiajn ligilojn kun la Nacia Liberiga Fronto (NLF) de Alĝerio. La rusa bazo de Perevalnoe, en Krimeo, akceptas batalantojn kontraŭ-apartismajn de la Afrika Nacia Kongreso (ANK) de Nelson Mandela, de la Unio de Afrika Popolo de Zimbabvo (UAPZ) aŭ de la Liberiga Fronto de Mozambiko (Frelimo / LFM).

Centoj da sovetiaj diplomatoj

TIUN armean helpon akompanas politiko de « milda » influo, kun, ekzemple, la malfermo en 1961 en Moskvo de la Universitato de amikeco de la popoloj Patrice Lumumba, kiu, du jardekojn poste, akceptis preskaŭ 26 500 studentojn el Azio, Latin-Ameriko kaj Afriko [1]. Moskvo ankaŭ distingiĝis per sendado de granda nombro de diplomatoj en afrikaj landoj, same kiel en aliaj landoj de la Tria-Mondo : dum la novaj sendependaj landoj misias al Moskvo du aŭ tri diplomatojn, Sovetunio sendas centojn. En Togo, oni kalkulas en 1960 preskaŭ unu sovetian diplomaton por 18 000 loĝantoj [2]...

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la afrika kontinento fariĝas signifa – kvankam periferia – scenejo de la Oriento-Okcidenta alfrontiĝo. La Kemlino provas antaŭenigi siajn peonojn en Somalion, kaj en Etiopujo, antaŭ ol sin turni al suda Afriko, profitante de la forfalo de la portugala Imperio kaj de la komenco de la batalo kontraŭ la rasa Apartismo. La sovetia engaĝiĝo estas aparte forta en Angolo, kie pli ol dek mil soldatoj estas misiitaj ekde 1975 ; ilia rolo estas decidiga – apud la kubaj trupoj – en vintro 1988, okaze de la batalo de Cuito Cuanavale, kiu malfermas vojon al sendependiĝo de Namibio kaj definitive malfortigas la reĝimon de Pretoria.

Tamen, Afriko estas la regiono kie la strategia retiriĝo decidita fine de la 1980-aj jaroj de la lasta ĝenerala sekretario de la Komunista Partio, s-ro Mikhail Gorbaĉov, nome de la normaligo kun la okcidentanoj, estas plej rapida kaj plej videbla. Ĝi plu daŭras post la forfalo de Sovetunio. Por Boris Elcin kaj la rusaj regantoj de la epoko, Afriko estas ja sinonimo de ekonomia postrestado kaj de geopolitikaj aventuroj tiel vanaj kiel ruinigaj. Rusujo tial anoncas jam en 1992 la fermon de naŭ ambasadejoj, kvar konsulejoj kaj dek tri el siaj dudek kulturaj centroj [3]. Pro la manko de financado kaj intereso de la novaj aŭtoritatuloj, la plej granda parto de la ekssovetiaj oficejoj de gazetar-agentejoj – ofte uzataj kiel kaŝejoj de la sekretaj servoj dum la malvarma milito – fermiĝas. En 1993, la komercaj interŝanĝoj kun Afriko ne transpasas 2 % de la ekstera komerco de la lando. Ene de nur kelkmonata periodo, Rusujo praktike malaperas el la afrika pejzaĝo, tiel forlasante plurajn jardekojn da ekonomiaj kaj politikaj investoj. Paradokse, tiu retiriĝo okazas ĝuste kiam Afriko « ekflugas » kaj kiam multaj internaciaj agantoj ekinstaliĝas tie. Tio igos des pli malfacile por Moskvo kompensi sian malfruon en la 2000-aj jaroj.

La unuaj signoj de rekreskanta intereso al Afriko aperas en 2001. La eksa ministro pri eksterlandaj aferoj (1996-1998) kaj prezidanto de la registaro (1998-1999) Jevgeni Primakov, nomumita de s-ro Putin kiel estro de la Komerc- kaj Industri-Ĉambro de Rusujo, faras turneon, kiu kondukas lin en Angolo, en Namibio, en Tanzanio kaj en Sud-Afriko [4]. Ankoraŭ kvin jaroj pasis antaŭ ol okazis la unua rusa trarompo de tiu jarcento sur la kontinento. En marto 2006, s-ro Putin vizitas Alĝerion, al kiu li proponas forviŝon de ĝia ŝuldo - 4,7 miliardoj da dolaroj (3,7 miliardoj da eŭroj) – kontraŭ la subskribo de armil-kontraktoj por ĉirkaŭ 6 miliardoj da dolaroj (4,7 miliardoj da eŭroj). Por Moskvo temas pri mobilizi siajn retojn de la malvarm-milita epoko kaj konverti malnovajn ideologiajn akordemojn en klasikaj aferfluoj.

Tiu ĉi aliro estas eksperimentita en Libio, alia eksa kliento-ŝtato de Sovetunio. Je printempo 2008, nur kelkajn semajnojn antaŭ ol cedi sian lokon en Kremlino al s-ro Dmitrij Medvedev, s-ro Putin renkontas Muamar Kadafi. Moskvo forviŝas la 4,6 miliardojn (3,1 miliardoj da eŭroj) da ŝuldo farita de Libio en la tempo de Soveta Unio, kaj Tripolo promesas siaflanke aĉeti 3 miliardojn da armeaj ekipaĵoj, aparte militaviadiloj, tankoj kaj kontraŭ-aviadilaj sistemoj. Interkonsento estas ankaŭ konkludita pri partopreno de la rusaj fervojoj (RZD) en la konstruado de linio inter Sirto kaj Bengazi. La vizito de Kadafi en Moskvo en oktobro 2008 – premiero de post 1985 – tamen evidentigas la malfacilon, por la Kremlino, konkretigi tiajn antaŭpaŝojn, fronte al la volo de la libia reganto daŭrigi la marĉandadon.

Tiun unuan fazon de la reveno de Rusujo en Afriko ankaŭ markas gravaj investoj de privataj industriaj grupoj. Rusal, la unua tutmonda produktanto de aluminio, instaliĝas en Gvineo, alia lando kiu havis intimajn rilatojn kun la « socialisma tendaro ». Post la vizito de s-ro Putin en Pretoria en septembro 2006, du grandaj grupoj metalurgia kaj mineja, Evraz kaj Renova – regataj respektive de la oligarkoj Roman Abramovitch kaj Viktor Vekselberg -, aĉetas Highveld Steel and Vanadium Ltd kaj akiras 49 % de la kapitalo de la United Manganese of Kalahari. La forta mineja parto de la rusaj investoj konfirmiĝas en 2010 kiam ARMZ, filio de Rosatom, la publika grandega firmao de nuklea industrio, akiras grandan uranian kuŝejon en Tanzanio. Alrosa, la rusa nacia ĉampiono de diamanto-produktado, siaflanke investas en Angolo kaj poste en Zimbabvo.

Ĉe la fino de la mandato de s-ro Medvedev (2008-2012), la afrika politiko de Rusujo komencas fariĝi institucia. En marto 2011, la prezidanto nomumas specialan reprezentanton por kunlaborado kun Afriko. Li elektas s-ron Mikhail Margelov, arabo- parolanton kaj tiaman prezidanton de la komisiono de la internaciaj aferoj de la Federacia Konsilio, la alta ĉambro de la Parlamento, kiu okupos tiun funkcion ĝis oktobro 2014. Li organizas en decembro 2011 la unuan ruso-afrikan forumon de aferoj kaj kontribuas strukturi la politikon de Moskvo sur la kontinento.

En 2011 ankaŭ okazas la sola publika malglataĵo konata dum la kvar jaroj da stranga kunloĝado inter la rusa prezidanto kaj lia ĉefministro, s-ro Putin. Ĉi-lasta riproĉas al s-ro Medvedev, ke li ne uzis sian vetoan rajton pri la okcidenta milit-interveno kontraŭ Kadafi – tiun decidon trudis al li lia franca samrangulo Nicolas Sarkozy – kaj avertas kontraŭ reĝim-ŝanĝo en Tripoli. Tiu epizodo - malmulte konata en Okcidento – markas turniĝon en la povoludoj en Moskvo. Post ĝia reveno en Kremlino, en printempo 2012, s-ro Putin kondamnas la entrudiĝojn de Okcidento kaj tiu kondamno fariĝas centra elemento de lia diskurso pri eksterlanda politiko ; la « libia precedenco » kaj, pli ĝenerale, la « arabaj printempoj » rolos kiel kontrastigiloj.

Tradicie, Rusujo distingas la subsaharan Afrikon kaj la araboparolantan Nordon de la kontinento, kie ĝi instalas la plej grandan parton de siaj diplomatiaj kaj ekonomiaj klopodoj. Tiu tendenco plifortiĝis post la « rekuniĝo » kun Egiptujo en 2013, post la armea puĉo de la marŝalo Abdel Fattah el-Sisi, kaj danke al la plifortigo, ekde 2014, de la ligoj kun Maroko. Armilo-vendoj kaj armea kunlaboro estas la unuaj manifestacioj de la proksimiĝo al Kairo. Inter 2013 kaj 2017, la egiptaj militistoj ricevis kvardek ses batal-aviadilojn Mig-29M, aerajn defendosistemojn Buk-M1-2 kaj S-300VM, kaj kvardek ses atak-aviadilojn Ka-52. Origine destinitaj al la helikoptero-ŝipoj Mistral, kiujn Francujo planis vendi al Rusujo, tiuj aparatoj alvenas en Egiptujo en 2015. Tiu procezo verŝajne daŭros kun la livero de ĉas-bombardaj aviadiloj Su-35, malgraŭ usonaj minacoj al Kairo. La rusa kaj egipta militŝiparoj cetere faradis kune, en oktobro 2020, ekzercojn en la Nigra Maro, dum la aerotransportataj trupoj de ambaŭ landoj nun ĉiujare kunvenas por kunaj manovroj.

Malsukceso de la dungosoldatoj de Grupo Wagner

LA komercaj ligoj inter ambaŭ landoj multe disvolviĝis, la amplekso de la duflankaj interŝanĝoj kreskis de 2,8 miliardoj da dolaroj en 2011 al preskaŭ 8 miliardoj en 2018. Rusujo multe pliigis siajn eksportaĵojn de cerealoj al Egiptujo – unua tutmonda importanto -, kiu provizis sin je 85 % per rusa tritiko okaze de la kampanjo 2017-2018. Cetere, laŭ la terminoj de interkonsento subskribita en 2015, Rosatom konstruos en Al-Dabaa, okcidente de Aleksandrio, la unuan atomcentralon de la lando. La konstruejo, kies valoron oni taksas je ĉirkaŭ 25 miliardoj da dolaroj (21 miliardoj da eŭroj), estas planita por funkcii en 2029. Ĝi estas financata je 85 % per alprunto de la rusa ŝtato.

La kreskanta tensio kun Okcidento sekve de la ukrainuja krizo kaj la pli-kaj-plia enmiksiĝo de Moskvo en Proksim-Oriento post la eko de milita interveno en Sirio ankaŭ ebligis la disvolvon de la rilatoj – ĝis tiam modestaj – kun Maroko. En marto 2016, dek kvar jarojn post unua vizito, la reĝo Mohammed la 6-a, akompanata de deko da ministroj, estis akceptita en Kremlino de s-ro Putin. Maroko estas unu el la ĉefaj profitantoj de la kontraŭ-sankcioj deciditaj de Moskvo en aŭgusto 2014 al la eŭropaj agronutraj produktoj. Ĝi krome esperas allogi la rusajn turistojn danke al malfermo de rekta aviadila linio – Kazablanko estis, antaŭ la pandemio, unu el la maloftaj afrikaj urboj de kie eblas flugi al Moskvo. La volumeno de duflankaj interŝanĝoj ne plu estas neglektebla, ĝi ja atingis 1,47 miliardo da dolaroj (1,25 miliardo da eŭroj) en 2018.

De malmulta tempo la ruso-marokaj rilatoj enhavas gravan sekurecan flankon. En decembro 2016, la sekretario de la konsilio de nacia sekureco de Rusujo, s-ro Nikolai Patrouchev, faris dutagan viziton en Maroko, kiu eĥis tiun, en samjara aprilo, de s-ro Abdellatif Hammouchi, ĉefo de la ĝenerala direkcio de la nacia sekureco (ĜDNS) kaj de la ĝenerala direkcio de la kontrolo de la teritorio (ĜDKT), en Moskvo. La diverĝoj - ne montrataj publike – pri Okcidenta Saharo do ne malhelpas Rusujon kaj la reĝlandon disvolvi rilatojn pragmatajn kaj ambiciajn sur ĉiuj kampoj, aŭ preskaŭ ĉiuj.

Pli ĝenerale, de post 2014, la sekureca aspekto de la rusa politiko en Afriko ĉefas. Dum la kvin lastaj jaroj, Rusujo subskribis interkonsentojn kun dudeko da landoj, plej laste kun Malio (junio 2019), Kongo (majo 2019) kaj Madagaskaro (oktobro 2018). Ili ĝenerale planas instruadon de oficiroj en Moskvo, liveron de novaj armeaj materialoj aŭ prizorgadon de jam liveritaj ekipaĵoj, kune efektivigitajn ekzercojn, lukton kontraŭ la terorismo kaj mara pirateco – tiuj enhavoj ja varias laŭ la situacio de la landoj kaj laŭ iliaj zorgoj. La malfermo de konstantaj militbazoj en Afriko ja ne estas sur la tagordo, sed la anonco en decembro, de la preparo de interregistara interkonsento kun Sudano pri malfermo de loĝistika kaj materiala apogilo en Ruĝa Maro [5] indikas, ke Moskvo serĉas ŝiparajn disponaĵojn, kiel daŭrigon de sia kreskanta enmiksiĝo en Levantenujo.

Krom la reprezentantoj de la ministrejo pri defendo, alia aganto montriĝas pri sekureco-kunlaboro : s-ro Patrouchev. Danke al li ja la sekretaj servoj oficiale diskutas kun siaj afrikaj samroluloj ĉefe marĝene de lia jara konferenco pri sekureco-demandoj, al kiu li invitas reprezentantojn de spion-agentejoj de la tuta mondo. La lasta, kiu okazis en majo 2019 en Oufa, en okcidenta parto de Rusujo, okazigis konversaciojn kun la ĉefo de la namibiaj sekretaj servoj, s-ro Philemon Malima, kaj kun reprezentantoj de la spionagentejoj de Burundo, de Tunizio, de Ugando, de Egiptujo kaj de Kongo [6]. Informadika sekureco kaj lukto kontraŭ la « koloraj revolucioj » - temoj de maltrankvilo por multaj afrikaj gvidantoj – estas inter la kutimaj temoj de tiuj diskutoj.

La kontraŭ-terorista lukto kaj la kontraŭ-revolucio estas partoj relative freŝdataj de tiu sekureca kunlaborado. Ili estas aplikataj en oficiala duflanka kadro, sed foje ankaŭ neoficiale, fare de privataj agantoj alelektitaj. La partnereco inter Rusujo kaj Niĝerio havas hodiaŭ kiel prioritatan celon la batalon kontraŭ la ĝihadista grupo Boko Haram. Niĝeriaj mililtistoj tiel estis senditaj en Rusujon por trejniĝi, dum la rusa agentejo por eksportado de armiloj liveris al ili, en 2016 kaj en 2018, dek-duon da atak-helikopteroj Mi-35M (inverse, la informoj kiuj cirkulis pri eblaj vendoj de ĉas-bombard-aviadiloj Su-30 ĝis nun ne estas konfirmitaj). En majo 2017, la rusa ministro pri defendo Sergej Choigou havis longajn konversaciojn en Moskvo kun sia niĝeria samrangulo Mansur Mohammed Dan Ali.

En Libio, en Centr-Afriko, en Mozambiko kaj en Sudano, tamen, la rusa ŝtato, kiu deziras engaĝi nek regulajn trupojn nek specialajn trupojn – subtraktas la kontraŭ-revolucian lukton al privataj milit-kompanioj. Kvankam ili multe maltrankviligas Parizon, la privataj « milit-konsilistoj » venintaj por plifortigi la oficialajn estrojn de Bangi ne batalas. Male, la rusaj dungosoldatoj laŭdire partoprenis, fine de 2018, apud la lokaj sekurec-fortoj, en la subpremado de la sudana popolribelo, kiu fine forigis la prezidanton Omar Al-Bachir [7]. En Mozambiko – kies prezidanto , s-ro Filipe Nyusi, dufoje iris al Rusujo en aŭtuno 2019 -, la armeaj subtraktantoj havis kiel mision kontraŭbatali la islamistajn grupojn en la provinco Cabo Delgado, ŝlosila regiono en la ambicia strategio de gas-ekspluatado de la registaro de Maputo [8].

Sur ĉiuj tiuj scenejoj, la bilanco montriĝas ĉe tiu stadio ĝenerale negativa. La soldatoj de la grupo Wagner, engaĝitaj flanke de la libia marŝalo Khalifa Haftar, ne povis malhelpi la malvenkon de ĉi-lasta okaze de la batalo de Tripoli [9] Ili suferis grandan nombron da mortintoj en Mozambiko kaj laŭdire retiriĝis el la batal-zonoj nur kelkajn semajnojn post sia deplojo. Ilia supozata rolo en Kartumo ja povintus havi gravan politikan koston por Rusujo, post la reĝim-ŝanĝo en oktobro 2019. Ŝajnas ja ke la Kremlino decidis fari el ĝi piloto-landon de sia regiona influo, kiel tion montras ĝia milita partopreno ĉe la flanko de la registaraj trupoj kiuj luktis kontraŭ armita ofensivo de la opozicio. Moskvo cetere malfermis en Bangi oficejon reprezentantan la ministrejon pri defendo.

Finfine, la plej granda sukceso de Rusujo en Afriko estas ke ĝi plibonigis la percepton de sia rolo kaj de sia influo. La landoj de la kontinento denove konsideras ĝin kiel aktoron unuarangan, kiu minimume povas oferti al ili ekonomian kunlaboron, kaj eventuale kontribui al ilia interna kaj ekstera sekureco, kaj eĉ reprezenti specon de diplomatia « tria vojo » inter la Okcidentanoj - ĝenerale perceptitaj kiel trudemaj pri la demando de la homrajtoj – kaj la ĉinoj, el kiuj multaj en la regiono deziras malstreĉi la stringon. Vidata de Moskvo, Afriko ankaŭ konsistigas rezervon de voĉoj ĉe la Ĝenerala Asembleo de UN por la sesioj kie estas diskutataj delikataj demandoj, kiel Donbaso aŭ Krimeo. Tiel, multaj afrikaj ŝtatoj voĉdonis kontraŭ (Sudano, Zimbabvo) la rezolucio de marto 2014 malaprobantan la anekson de la duoninsulo fare de Moskvo, aŭ ne voĉdonis (Alĝerio, Sud-Afriko, Malio, Ruando, Senegalo...). La malbona akcepto donita al tiu tekso tre superas la dekduon da landoj, kiuj tradicie voĉdonas kontraŭ la okcidentaj rezolucioj. Kaj la diplomatia izolado de Rusujo, kiun volis Vaŝingtono kaj ĝiaj eŭropaj aliancanoj, montriĝas malpli severa ol esperite.

Kontraŭe al ideo larĝe disvastigita, Rusujo ne plu estas ekonomia « nano » en Afriko. En 2018, ĝiaj komercaj interŝanĝoj kun la kontinento superis 20 miliardojn da dolaroj (17,4 miliardoj da eŭroj) : nombro ja malpli alta ol tiuj de Ĉinujo (204 miliardoj) aŭ de Francujo (51,3 miliardoj de eŭroj), sed komparebla al tiuj de Brazilo aŭ Turkujo. Rusujo provas diversigi la strukturon de siaj interŝanĝoj, privilegiante la sektorojn de altaj teknikaroj. Ĝi poziciigas sin sur la merkato de satelito-lanĉoj, komisie de Angolo en 2017 sed ankaŭ de Tunizio ekde 2020. Sur la kampo de civila nuklea industrio, Rosatom multigis interkonsentojn kun novalirintaj landoj pri la starigo de tuta ĉeno, ekzemple en Zambio, en Sudano aŭ en Ruando – lando kun kiu la kontaktoj intensiĝis post la vizito de la prezidanto Paul Kagame en Moskvo, en junio 2018. La provizanto de solvoj pri informadika sekureco Kaspersky Lab inaŭguris en majo 2019 reprezentan oficejon en Kigali, tra kiu ĝi esperas disvolvi sian ĉeeston en orienta Afriko.

Rusujo pli kaj pli malkaŝe vetas pri la hard power (« malmilda povo »), sed ĝi daŭre dismetas en Afriko longdaŭrajn influilojn destinitajn al lokaj socioj. Kelkaj ŝtataj mediatoj (RT, Sputnik) en lingvoj franca, angla, sed ankaŭ portugala, trudiĝas kiel fontoj kun signifa legantaro en multaj landoj [10]. Ilia editora linio insistas pri neekzisto de rusa kolonia pasinteco en la regiono kaj pri la kontribuo de Moskvo al la kontraŭ-imperiismaj luktoj ; tiu diskurso, foje kontraŭ francoj, trovas eĥon, ekzemple en Malio. Rusujo estas ankaŭ tre aktiva sur la kampo de sanitara kunlaborado. Sud-Afriko freŝdate mendis Avifavir, medicinaĵon kontraŭ la Kovim-19 proponitan por eksportado [11]. Antaŭ kelkaj jaroj, la rusa ministrejo pri sano kaj Rusal ankaŭ organizis vakcinan kampanjon kontraŭ Ebola-viruso en Gvineo.

Alia kolono de la rusa soft power (« milda povo ») estas instruado kaj trejnado. En 2013 la nombro de afrikaj studentoj sekvantaj civilan universitatan kurson estis taksita je proksimume ok mil [12]. La nova direktoro de la Agentejo por kunlaborado, s-ro Evgeni Primakov – nepo de la eksa registarestro -, deziras kreskgi la nombron de lokoj senpagaj rezervitaj por la afrikaj studentoj, kiu estas hodiaŭ ĉirkaŭ 1 800, kaj disvolvi stipendio-sistemon kadre de partnereco kun la rusaj entreprenoj aktivaj en Afriko [13]. Hodiaŭ Rusujo restas studloko malpli ŝatata ol Eŭropo kaj Usono, tiom pro klimataj kialoj, kiom pro la rasismaj agresoj, kiuj skandalis la ĉi-lastajn jarojn.

Tamen, la « granda reveno » de Rusujo en Afriko ne estas triumfa marŝo, tute ne. Kelkaj anoncoj estis sen sekvo : en 2017, Rostec forlasis la konstruon de rafinejo en Ugando, tiel malfortigante la rusajn ekonomiajn perspektivojn en orienta Afriko. Aliaj, kiel la gasaj projektoj de Rosneft, marmeze fronte al Mozambiko, penas konkretiĝi. La sudafrika civila nuklea programo, sur kiu Rosatom bazis multajn esperojn, estis metita inter parentezojn. La trudita foriro de la prezidanto Jacob Zuma – kiu, kiel respondeculo de la spiona servo de la ANC, havis intimajn rilatojn kun la KGB dum la jaroj de la lukto kontraŭ ras-apartismo -, rivelis la fragilecon de kelkaj rusaj relajsoj sur la kontinento. Saman konstaton oni faris post la renversado de la sudana prezidanto Al-Bachir kaj la demisio de la alĝeria ŝtatestro Abdelaziz Bouteflika, kvankam ili, je tiu stadio, ne vere malfortigis la poziciojn de Moskvo en Kartumo kaj Alĝero : la rusoj povas tie apogi sin sur la multaj oficiroj de la armeo kaj de la sekurecaj servoj instruitaj en la armeaj kaj spionservaj akademioj de la soveta epoko.

Moskvo ofte agas laŭ la okazoj, kaj ne laŭ supozata « granda strategio » je skalo de la kontinento. La kunordigo inter la diversaj sektoroj de la rusa politiko ne estas evidenta. Tiel, s-roj Choigou kaj Parouchev havas sufiĉan politikan pezon por ne devige kaj principe konsulti s-ron Mikhail Bogdanov, vicministron pri eksterlandaj aferoj kaj novan « s-ro Afriko » en Moskvo. La artikigo inter la privataj milit-kompanioj kaj la armeaj spionservoj ŝajne malsamas laŭ la scenejoj : evidenta en Centr-Afriko kaj en Libio, ĝi ŝajnas malpli forta en Sudano ; tio povas speguli la manovro-marĝenojn pri kiu disponas tiuj, kiujn la politikologo Tatiana Stanovaïa kvalifikas « geopolitikaj entreprenistoj ». Laborante ofte laŭ la modelo de ĉi-lastaj, la diversaj rusaj konsilistoj pri bildo- kaj elekto-strategio, kiuj aktivas ĉi-lastajn jarojn - ekzemple en Madagaskaro -, ne brilis per siaj rezultoj, esence pro manko de scio pri la lokaj realaĵoj [14].

Ekde nun, la strategia spuro de Rusujo en Afriko verŝajne ne plu notinde kreskos. La kompenso-efiko sekvinta la forviŝadon de la 1990-aj jaroj emas elĉerpiĝi. Rigardata de Moskvo, la afrika kontinento restas periferia scenejo – ĝi cetere estas la lasta el la regionaj prioritatoj difinitaj per la koncepto de eksterlanda politiko finadoptita en novembro 2016. La pintkunveno de Sotchi ja evoluigis la aferon kaj permesis mobilizi la ŝtatmaŝinon je plej alta nivelo. Sed, kiam venas tempo de la unuaj duboj, kaj dum la ekonomia krizo reduktos la disponigitajn resursojn, la ĉefa afero por la aktoroj de la ruso-afrika rilato estos konvinki la Kremlinon pri la trafeco de tiu longdaŭra investado.

Arnaud DUBIEN



[1] Joseph L. Nogee kaj Robert. H. Donaldson, Soviet Foreign Policy Since World War II, Pergamon Press, Novjorko, 1981.

[2] Same/ Ibid.

[3] Arnaud Dubien, « La Russie et l’Afrique : mythes et réalités », Note de l’Observatoire franco-russe, n-ro 19, Moskvo, oktobro 2019.

[4] Arnaud Kalika, « Le “grand retour” de la Russie en Afrique ? », Russie. Nei. Visions, n-ro 114, Institut français des relations internationales (IFRI), Parizo, aprilo 2019.

[5] Pascal Airault, « Bataille navale : Vladimir Poutine installe sa marine à Port-Soudan » (entretien avec Igor Delanoë), L’Opinion, Parizo, 23-a de novembro 2020.

[6] Kommersant, Moskvo, 20-a de junio 2019 (en la rusa)

[7] « Russian military firm working with Sudan security service : sources », Sudan Tribune, Kartumo, 8-an de janŭaro 2019, https://sudantribune.com

[8] Tristan Coloma, « La stratégie économico-sécuritaire russe au Mozambique », Notes de l’IFRI, majo 2020.

[9] Vd. Akram Kharief, « Un afflux historique de mercenaires », Le Monde diplomatique, septembro 2020.

[10] Kevin Limonier, « Diffusion de l’information russe en Afrique. Essai de cartographie générale », Note de recherche, n-ro 66, Institut de recherche stratégique de l’École militaire, Parizo, 13-a de novembro 2018.

[11] « Russia’s coronavirus drug to be sold in 23 countries », The Moscow Times, 24-a de septembro 2020.

[12] Alexandra Arkhangelskaya kaj Vladimir Shubin, « Russia’s Africapolicy », Occasional Paper, n-ro 157, South African Institute of International Affairs, Johannesburg, septembro 2013.

[13] Kommersant, 9-a de septembro 2020 (en la rusa).

[14] Michael Schwirtz kaj Gaelle Borgia, « How Russia meddles abroad for profit : Cash, trolls and a cult leader », The New York Times, 11-a de novembro 2019.