Diplomata Mondo 2018 - Verkis Diversaj


Enhavo


Akceptejo >> 1a decembro 2018

Kia aŭtonomio por la Kurdoj en estonta Sirio ?

Roĵavo inter kompromiso kaj utopio


Demokratia Federacio de Norda Sirio komencis diskutojn, rapide interrompitajn, kun la reĝimo de Damasko por oficialigi sian faktan aŭtonomion. La federacio, kiu perdis la urbon Afrin, restas minacata de la Turka armeo kaj de Organizo de la Islama Ŝtato. Interne la konfliktoj inter arabaj kaj kurdaj loĝantoj forsvenas, sed reciproka malfido daŭras.



de  Mireille COURT , DEN HOND-Chris

Polvoplena urbeto inter la Siriaj urboj Kobane kaj Rakka, Ajn Issa estas la nova administracia ĉefurbo de Demokratia Federacio de Norda Sirio, ankaŭ nomita Roĵavo [1]. S-ino Ilham Ahmed akceptas nin. Tiu Kurdino deveninta de Afrin prezidas Sirian Demokratan Konsilion (SDK), la politikan branĉon de Siriaj Demokrataj Militfortoj (KSD), kiuj regas la tutan Nord-Orienton de la lando. Rekte, ŝi detalas la projekton pri aŭtonomio, kiun defendas tiu Kurd-Araba koalicio : "Ni postulas, ke la estonta Sirio enhavu aŭtonomajn zonojn. Ni volas novan konstitucion en kiu estos skribita malcentralizado", klarigas al ni tiu, kiu en julio 2018, estris delegitaron de SDK en Damasko por la unuaj diskutoj kun la reĝimo de S-ro Baŝar Al-Assad.

Oficiala renkontiĝo jam okazis en Tabka, kie granda hidroelektra baraĵo sur rivero Eŭfrato bezonas gravajn riparojn. Nur la reganta reĝimo povas liveri la vicpecojn kaj la teknikistojn por la difektiĝintaj klapoj. Kvankam eblas teknika kunlaboro inter SDK kaj Damasko, politika interkonsento restas nun neverŝajna. "Ni konsciiĝis, aŭskultante la deklarojn de la reĝimo, ke la diskutoj estis por ĝi taktika afero. Ne ekzistas seriozaj streboj ĝiaj por progresigi ilin", plu diras S-ino Ahmed. Ŝi tiel pravigas la neĉeeston en la renkontiĝo de la Siria opozicio en Istambulo : "Ni estas la vera opozicio. La plejparto de tiuj armitaj grupoj estas fakte ekstremistoj, kaj ili havas subtenon de Turkio. Provi trovi interkonsenton kun tiuj radikalismaj kaj ĝihadismaj grupoj estus por ni memmortigo."

La traktantoj de SDK iris en Damaskon sen antaŭmeti kondiĉojn. S-ro Hikmet Habib, Arabo de Kamiŝli, adjunkto de S-ino Ahmed kaj membro de la delegitaro, klarigas : "Ni ne uzas grandajn frapfrazojn, kiel "Ni volas la falon de Baŝar Al-Assad." Tio ne estas la ĉefa punkto. Tio, kio gravas, estas modifi la konstitucion kaj ŝanĝi la bazon de la Siria politika sistemo. Estas grandega demokrata manko. La decidojn faras Damasko, kaj la sistemo dependas de kelkaj familioj, kiuj regas la landon." Siaflanke, la buŝo de S-ro Al-Assad blovas same varmon kaj malvarmon. Li plurfoje ĵuris repreni ĉiun terpecojn de Sirio, akuzante, en decembro 2017, la Kurdojn pri perfideco. Tamen, komence de majo 2018, li asertis en televida deklaro, ke la pordo restas malfermita por diskutoj kun KSD, dum samtempe li taksis "portempaj strukturoj" la instituciojn starigitajn en norda kaj orienta Sirio. En ĉi tiu jarfino la diskutoj inter Damasko kaj SDK estas interrompitaj atendante, ke la situacio klariĝas en Idlib, urbo, kiun la reĝimo volas repreni de la ĝihadistoj, tuj aŭ iam.

Post la rekonkero de Kobane fare de la taĉmentoj por protektado de la popolo (YPG) kaj la taĉmentoj por protektado de la virinoj (YPJ), helpataj de Partio de la Laboristoj de Kurdio (PKK), la Kurdoj elektis ne proklami la sendependecon de Kurdio, sed starigis demokratian federacion inspiritan de komunumismo [2], sen kontesti la ekzistantajn landlimojn. Tiam la malfido de la Arabaj, Turkmenaj kaj aliaj komunumoj al la Kurdoj estis granda. Ili timis, ke tiuj, kiuj venkis Organizon de la Islama Ŝtato (OIŜ) venĝos sin kontraŭ ili, pri la mistraktadoj de la Siriaj regantoj al la Kurdoj. "La Kurdoj multe suferis pro la politiko de asimilado farita de la Baas-reĝimo, rememorigas S-ro Habib. Tuj, kiam KSD liberigis la zonojn okupitajn de OIŜ, ni tre zorgis por restarigi fidon, kreante komitatojn por repaciĝo kaj konsiliojn reprezentantajn ĉiujn. Nun, oni povas diri, ke 60% de KSD devenas de Arabaj triboj." Laŭ la plej freŝdataj taksoj, KSD havas kvardek mil virajn kaj virinajn militistojn.

Ĝis 2017 Roĵavo konsistis el tri kantonoj kun Kurda plimulto : Afrin, Kobane kaj Ĵazira. Post la konkero de Rakka en oktobro 2017, kaj la perdo de Afrin en marto 2018, la aŭtonoma federacio enhavas malpli da Kurdoj kaj pli da Araboj. Do gravas fortika alianco inter tiuj du popoloj. La stranga etoso de Kamiŝli, la ĉefurbo de la kantono Ĵazira, montras la komplikon de la situacio, per tutaj kvartaloj, kiuj restas regataj de la reĝimo. La kristana Siriaka loĝantaro estas partiĝanta inter subteno al Damasko kaj aliĝo al la projekto de aŭtonoma registaro. S-ino Elizabet Gaŭrije, membro de la aŭtonoma registaro por la kristana Siriaka komunumo kaj de la traktada delegitaro, akceptas nin en asocia sidejo. Ŝi tuŝis la demandon pri la partigo de riĉofontoj, precipe nafto, kies ĉefaj putoj estas regataj de la aŭtonoma registaro."Sirio estas riĉa lando. La distribuo de la enspezoj estos traktata dum la venontaj diskutoj. Ni proponis al Damasko la kreon de dupartiaj komitatoj por publikaj servoj, sansistemo kaj ekonomio."

La traŭmato de la okupado de Afrin fare de Turkio

La aŭtonoma registaro devas ankaŭ trakti la malfacilaĵojn, kiujn ĝi trafas pri edukado. Unu el ĝiaj urĝaĵoj estis la starigo de lerneja studprogramo en tri lingvoj, Araba, Kurda kaj Siriaka, kun novaj pedagogiaj enhavoj por nesciencaj objektoj. "Ni havas neniun problemon pri la studprogramo de la reĝimo, kiam temas pri sciencaj objektoj, klarigas S-ro Musim Nebo, instruisto. Ili estas universalaj studprogramoj. Kompense, ni havas multajn problemojn pri objektoj kiel historio, sociologio aŭ geografio. La nearabaj popoloj forestas el ili."

Fine de aŭgusto 2018, kelkaj dekoj da Siriakoj manifestaciis en Kamiŝli por kontraŭstari la trudon de nova studprogramo kriante frapfrazojn laŭdantajn S-ron Al-Assad. Ili havis du riproĉojn, la fermo fare de la aŭtonoma registaro de Siriaklingvaj klasoj en la publikaj lernejoj, kaj ili plendis, ke la diplomoj de la aŭtonoma registaro estas agnoskitaj nek de Damasko nek de la fremdaj landoj. Por sia defendo, la regantoj argumentas, ke la plejparto de la Siriakaj infanoj vizitas privatajn lernejojn, kaj tio pravigas la fermon de klasoj en la publikaj lernejoj. Iuj privataj lernejoj, regataj de la eklezio, estis portempe fermitaj, ĉar ili rifuzis uzi la novan studprogramon. Fine, interkonsento okazis : tiu programo estas efektivigita nur por la du unuaj klasoj en elementa lernejo. Por la aliaj klasoj de privataj lernejoj la programo de Damasko estas konservita, kaj tio certigas agnoskon de la diplomo.

En Kobane ni ĉeestas kunvenon de komunumo, asembleon en kiu la loĝantoj solvas la plej urĝajn ĉiutagajn problemojn. Loĝanto, S-ino Hevi Zora, denuncas la hipokritecon de iuj, kiuj senhezite sendas siajn infanojn en lernejojn situantajn ekster Roĵavo : "Kial iuj riĉuloj kaj eĉ membroj de la aŭtonoma registaro enskribigas siajn infanojn en Arabaj lernejoj de Latakio, Alepo, aŭ Damasko, dum la aliaj studas ĉi tie en la kurda ?" Post unu semajno, dekreto punas ĉiun oficiston de la aŭtonoma registaro , kiu sendas siajn infanojn en la lernejojn de la reĝimo.

Tamen la konkordo inter la komunumoj ŝajnas pliboniĝi, kaj la novaj institucioj funkcias. En Kamiŝli, la kunprezidanto de la leĝfara konsilio, S-ro Hakem Khalo, klarigas : "Ĉi tie, en la kantono de Ĵazira, la ŝtato nenion distribuis. Ĝia centraliza sistemo neniam prizorgis la aliajn etnajn aŭ religiajn komunumojn. Nun, la reĝimo pensas, ke ĝi povos reiri al la situacio de antaŭ la revolucio de 2011, sed multaj Araboj nun partoprenas la sistemon de la aŭtonoma registaro. Ili kunsidas en la civilaj konsilioj en Rakka, en Tabka en Manbiĝ, en Deir-Ezzor. Ili konsciiĝas, ke ili povas prizorgi sian komunumon ja pli bone ol antaŭe."

En Tel-Abiad, urbeto proksima de la Turka landlimo, oni ja sentas konfliktecon. OIŜ forpelita de KSD havis tie socian bazon. La trudado de Turkio kaj ĝiaj aliancanoj estas senĉesa. Al tio aldoniĝas la pezo de dolora pasintaĵo, ĉar la urbo estas parto de regiono, kien la Baas-reĝimo instalis Arabajn loĝantojn, en la jaroj 1960-aj, kaj senigis kurdojn el iliaj terposedoj. Ĉi lastaj zorgas ne montriĝi venĝemaj, kiel klarigas S-ro Reshad Kurdo, kies familio estis senproprietigita : "Kiam KSD liberigis la urbon el OIŜ, ni forpelis neniun. Ni ne reprenis niajn terojn prenitajn de Araboj antaŭ kvindek jaroj. Ni atendas politikan solvon."

Pridemandita Kurda garaĝisto restas skeptika : "Eĉ se ni konstruus paradizon, la Araboj ne fidus nin. Ili pensas, ke la Kurdoj volas subpremi ilin. Kaj pri ni, ni timas, ke Turkio faros ĉi tie la samon, kiel en Afrin."

Afrin... Ĉiufoje, kiam ni prononcas tiun nomon, niaj alparolatoj havas larmoplenajn okulojn. La okupado de tiu plimulte kurda kantono fare de Turkio estas vera traŭmato. En januaro 2018, post traktadoj, Rusio permesis al Turkio invadi ĝin. La koalicio kondukata de Usono fermis siajn okulojn, kaj la samaj Kurdaj soldatoj, kiuj forpelis OIŜ el Kobane kaj Rakka, kaj savis la Jezidojn el OIŜ en Sinĵar, tie estis buĉitaj en totala indiferenteco de la "internacia komunumo".

Implikaĵo de kontraŭdirektaj aliancoj

Ne eblas tien iri. Ni haltas en la plej okcidenta urbo de la aŭtonoma federacio : Manbiĝ. Protektata de la koalicio kaj defendata de la loka militista konsilio, tiu urbo estas ekzemplo pri kunvivado de komunumoj. Pluraj homoj atestas pri la perfortaĵoj faritaj al la Kurdoj post la falo de Afrin. En raporto publikigita en junio 2018, Human Rights Watch denuncas la fakton ke : "armitaj grupoj de Siria Libera Armeo, subtenataj de Turkio, rabis, detruis aŭ ŝtelis Kurdajn civilajn proprietaĵojn en la Kantono de Afrin. Ili instalis militistojn kaj iliajn familiojn en domojn sen doni kompenson al ties posedantoj [3]". De tiam, la organizaĵo daŭre atendas permeson de Turkio por surloke daŭrigi sian esploron.

Nuna Sirio estas implikaĵo de kontraŭdirektaj aliancoj. La Kurdoj de Afrin, okcidente de Eŭfrato, estis protektataj de Rusio, kiu forlasis ilin. La Kurdoj oriente de Eŭfrato kaj en Manbiĝ, estas nun protektataj de koalicio kondukata de Usono kaj Francio. Sed ĝis kiam ? Surloke la loĝantoj opinias nemalhavebla internacian aerprotekton, sen kiu la Turka armeo aŭ la Siria armeo facile frakasos la malfortan demokratian federacion. Sed je kiu prezo ? Por havi respondon, ni devas renkonti PKK-on, ĉefmalamikon de Turkio kaj, laŭ iuj komentantoj, "reĝisoron de la Kurda ludo en Sirio".

Ni trapasas Tigrison, landlimon inter Sirio kaj Irako, sur barko, kaj trairas la nordan Irakon ĝis Kandil, montoĉeno, kiu ŝirmas la taĉmentojn de PKK. Tie ni renkontas S-ron Riza Altun. Jen la unua fojo, kiam grava respondeculo de PKK alparolas ĵurnalistojn depost la mortigo en aŭgusto 2008 de Mam Zeki, Jezida komandanto de PKK, fare de Turka misilo. Dum la tuta interparolo, nevidebla spavo zumadas super niaj kapoj. Sub la arba foliaro, S-ro Altun restas ĉiamflegma. "Nun estas ĉie kontraŭdiroj. Komence, Usono ne havis la strategian intencon subteni KSD-on. La Kurdoj ja bone scias, ke Usono estas imperiisma ŝtato, sed ni estas devigataj konservi tiun paradoksan rilaton, ĉar nia pluvivo estas en risko." Kaj li pludiras, ke la freŝdata anonco de rekompenso por serĉato pri estroj de PKK fare de Vaŝingtono, klare montras la malfortecon de tiu alianco. La regantoludoj kaj konfliktoj inter grandaj potencoj atingas kulminon sur la Siria teritorio...

Mireille COURT kaj Chris DEN HOND




La aŭtoro

Mireille COURT
Mireille COURT kaj Chris DEN HONG estas respektive instruistino pri la angla, membro de la Solidareca Kunordigo Kurdistano, kaj ĵurnalisto. Ili ambaŭ (kun Stephen Bouquin) (...)
(vidu)

DEN HOND-Chris
Mireille COURT kaj Chris DEN HOND estas respektive instruistino pri la angla, membro de la Solidareca Kunordigo Kurdistano, kaj ĵurnalisto. Ili ambaŭ (kun Stephen Bouquin) (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Utopio meze de la Siria kaoso

Utopio meze de la Siria ka


Tradukita de:
Thierry TAILHADES
el la franca

[1] Legu : "Utopio meze de la Siria kaoso", Le Monde diplomatique, septembro 2017.

[2] Pri la inspirinto de la Kurda komunumismo, legu : Benjamin Fernandez, "Murray Bookchin, écologie ou barbarie", Le Monde diplomatique, julio 2016.

[3] "Syria : Turkey-backed groups seizing property", Human Rights Watch, 14 de junio 2018, https://www.hrw.org/news/2018/06/14...

P
Akceptejo >> 1a decembro 2018

Por Julian Assange


de  Serge HALIMI

FIEREGE, ridete, ĉirkaŭata de kvindeko da fotistoj kaj de kadristoj, Jim Acosta, la 16-an de Novembro 2018, celebris sian abruptan revenon al la Blanka Domo. Kelkajn tagojn antaŭe li perdis sian akrediton kiel korespondanto de Cable News Network (CNN), sed la usona justico devigis la prezidanton Donald Trump nuligi la sankcion. “Tio estis testo, kaj ni sukcesis ĝin, Acosta fanfaronis. La ĵurnalistoj devas scii, ke en tiu ĉi lando la gazetara libereco estas sankta, kaj ke ili estas protektataj de la konstitucio [por] enketi pri tio, kion niaj regantoj kaj niaj gvidantoj faras.” Laŭgrada transbildiĝo, muziko, feliĉa fino …

Rifuĝinta ekde antaŭ ses jaroj en la ambasadorejon de Ekvadoro en Londono, s-ro Julian Assange certe ne povis rekte vidi per CNN tiom kortuŝan elnodiĝon. Ĉar la ekzistado lia similas al tiu de malliberulo. Malpermeso eliri, se li ne volas esti arestita de la britaj instancoj, kaj poste sendube transdonota al Usono ; komunikadoj reduktitaj kaj ĉiaj turmentoj ekde kiam la ekvadora prezidanto Lenín Moreno, por komplezi Vaŝingtonon, decidis akrigi la restad-kondiĉojn de sia “gasto” (vidu la artikolon de Franklin Ramírez Gallegos).

La kaptiteco de s-ro Assange kaj la minaco de dekkelkoj da jaroj en usona malliberejo (en 2010 s-ro Trump deziris ke li estu ekzekutita) okazas tute pro la informada retejo, kiun li estis fondinta. WikiLeaks okazigis la ĉefajn malkaŝojn, kiuj ĝenegis la potenculojn de tiu ĉi mondo nun jam dum deko da jaroj : bildoj pri usonaj militkrimoj en Afganujo kaj en Irako, industria spionado de Usono, sekretaj kontoj en la Kajman-insuloj. La diktatoreco de la tunizia prezidanto Zine El-Abidin Ben Ali skuiĝis per la disvastigo de sekreta komunikaĵo de la usona ŝtatdepartemento, kiu kvalifikis tiun ŝtelad-reĝimon (“kleptokration”), amikan de Vaŝingtono, “reĝimo skleroziĝinta” kaj “kvazaŭ-mafio”. Ankaŭ WikiLeaks malkaŝis, ke du francaj socialistaj gvidantoj, s-roj François Hollande kaj Pierre Moscovici, la 8-an de Junio 2006 iris en la usonan ambasadorejon en Parizo kaj tie bedaŭris la fortan sintenon de la prezidanto Jacques Chirac kontraŭ la invado al Irako.

Sed tio, kion la “maldekstro” pardonas malpli ol ĉio al s-ro Assange, estas la retmesaĝoj, kiujn lia retejo piratis el la kampanjo de s-ino Hillary Clinton. Taksante, ke tiu afero favoris la rusajn intencojn kaj la elekton de s-ro Trump, ĝi forgesas, ke WikiLeaks tiam senvualigis la manovrojn de la demokrata kandidatino por saboti la kampanjon de s-ro Bernie Sanders dum la praelektoj de ilia partio. Tiam la komunikiloj de la tuta mondo ne hezitis pli disvastigi tiujn informojn, same kiel ili faris pri la antaŭaj, tamen sen ke iliaj eldonistoj estis komparataj kun eksterlandaj spionoj kaj minacataj je malliberejo.

La furiozo de la usonaj instancoj kontraŭ s-ro Assange estas subtenata de la malkuraĝo de la ĵurnalistoj, kiuj forlasas lin aŭ eĉ ĝojas pri lia malfeliĉo. Ekzemple en la televido MSNBC, la stelula animanto Christopher Matthews, eksa ĉefo de la Demokrata Partio, ne hezitis proponi, ke la usonaj sekretaj servoj devus “agi en israela maniero kaj forkapti Assange”

Serge HALIMI.

   



La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.


Akceptejo >> 1a decembro 2018

Dekstra kurso de la posteulo de Rafael Correa


En Ekvadoro, surpriza novliberalismo

Dum la prezidanteco de s-ro Rafael Correa (2007-2017) Ekvadoro ofte entuziasmigis la progresemulojn : per reduktado de la malriĉeco, per trudado al la investintoj restrukturi la ŝuldojn kaj per azilo al s-ro Julian Assange, la fondinto de WikiLeaks … Kiel klarigi la cent-okdek-gradan returniĝon de lia posteulo Lenín Moreno, elektita por daŭrigi la saman politikon ?



de  Franklin RAMÍREZ GALLEGOS

MAJO 2017. La enpotenciĝo de s-ro Lenín Moreno kiel prezidanto de Ekvadoro kaŭzis suspiron de senŝarĝiĝo ĉe la latinamerikaj progresemuloj. Ĉar li venkis kontraŭ la bankisto Guillermo Lasso, s-ro Moreno seke haltigis la triumfadon de la dekstrularo en la regiono post la elektoj de s-ro Horacio Cartes en Paragvajo en 2013 kaj de s-ro Mauricio Macri en Argentino en 2015 aŭ la nomumadon de s-ro Michel Temer en Brazilo sekve al la eksigo (pli ol kontestata) de s-ino Dilma Roussef en 2016. [1]

Dum la elektokampanjo s-ro Moreno promesis daŭrigi la “civitanan revolucion” de sia antaŭulo Rafael Correa, miksaĵon de disvolvado, de alidistribuado kaj de alikonstruado de la ŝtato. Li ankaŭ promesis plibonigi la stilon, taksatan agresa kaj “vertikalisma” de la prezidinto. Lia promeso : Organizi grandan nacian dialogon por ĉesigi la politikan polusigon, kiu laŭdire elĉerpigis parton de la loĝantaro. La dubindigo de la modelo de Correa fortiĝis kun la ekonomia krizo de 2015-2016 kaj la korupto-skandaloj, kiuj tuŝis la ĉirkaŭaĵon de la eksa ŝtatestro. Por s-ro Moreno do la horo de ŝanĝo.

Post la elekto la lando malkovras, ke la “nacia dialogo” havas nur unu celon : proksimigi la palacon Carondelet (sidejo de la registaro) kun la elitoj, kiuj agas kontraŭ Correa. Surmetinta la prezidantan skarpon, s-ro Moreno agas kvazaŭ lia legitimeco dependus de lia kapablo aranĝi tiom strangegan repacigon. Ŝajnas ke la programo, kiu en la urnoj triumfis kaj kiu povus malhelpi la “dialogon”, forvaporiĝis. Restarigo de la potenco de la merkatoj, aliĝo al la usona ekstera politiko : la unuaj disponoj de s-ro Moreno konsternis la regionan maldekstrularon. Ili entuziasmigis la dekstrularon. La ĉefa kontraŭulo, kiun la nova prezidanto elektis ? La homo, kies politikon li promesis daŭrigi kaj kies vicprezidanto li estis dum ses jaroj, de 2007 ĝis 2013 : s-ro Correa. La “civitana revolucio”, tiu politika projekto, kiu transformis la landon, enpotencigis homon, kiu agas por malfari ĝin.

En Februaro de 2018 la registaro de s-ro Moreno organizis referendumon prezentatan kiel necesan por kontraŭbatali la korupton. Ĝia reala celo : malfortigi la prezidinton, ankoraŭ tre aprezatan de parto de la loĝantaro. El la sep proponoj submetitaj al voĉdonado, unu malpermesas al la politikaj gvidantoj kandidati pli ol du fojojn por la sama funkcio ; la alia permesas eksigi funkciulojn nomumitajn en la Konsilantaron de Civitana Partoprenado kaj de Sociala Kontrolado, taksitaj proksimaj de la eksa ŝtatestro. S-ro Moreno sukcesis kaj larĝe venkis. S-ro Correa malfortiĝis, ĉar li jam ne rajtas kandidati por la prezidant-elektoj de 2021. La altiro kaŭzita de la foriro de liaj proksimuloj transformas la prezidant-palacon en varman neston por la reprezentantoj de la elito, de la mastraro kaj de la dekstrularo.

“Popolisma malŝparo”

FONDITA de s-ro Correa en 2006, la Alianza País (Alianco Lando, AP) fariĝis la plej grava partio post la fino de la diktatoreco en 1979. En 2017 ĝi atingis la plejmulton en la parlamento, kvankam ĝia grupo reduktiĝis de 100 seĝoj al 74 (el 137). En la kulmino de la konflikto inter s-roj Correa kaj Moreno la elekto-tribunalo decidis meti la partion sub la regadon de la dua kaj tiel devigis liajn politikajn kontraŭulojn provi fondi novan strukturon. Tiu tamen malfacile realiĝas pro la malhelpoj, kiujn la elekto-instancoj — nun proksimaj al s-ro Moreno — metas sur lian vojon. [2] La implodo de la fortoj kiuj, hieraŭ, enkarnigis la “civitanan revolucion”, faciligis la proksimiĝon de la elitoj kun la prezidanto Moreno, kiu neniam konsideris la partiojn kaj la popolajn mobiliziĝojn kiel demokratiajn fortojn utilajn por la rekonstruado de politikaj blokoj. Kelkajn monatojn poste, la nomumado de s-ro Richard Martínez, ĉefo de la ekvadora mastraro, en la postenon de ministro pri ekonomio fortigis la interkonsenton, kiu subtenas la potencon de s-ro Moreno, dum la fendiĝo inter Correa-anoj kaj Moren-anoj senigis la registaron je plimulto en la parlamento.

Sed la nova klano en la potenco ne limigas sin al la tradiciaj elitoj : ĝi entenas ankaŭ, sur suba nivelo, intelektulojn, kiuj identiĝas kiel “progresemaj”, reprezentantojn de sindikatoj kaj figurojn de la indiĝena movado. Do, situacio, kiu ŝokis parton de la regiona maldekstro. En Aŭgusto de 2018 ekzemple la argentinano Adolfo Pérez Esquivel, Nobel-premiito pri paco en 1980, sendis malfermitan leteron al la Konfederacio de Indiĝenaj Naciecoj de Ekvadoro (Conae). S-ro Moreno tiam proponis al tiu organizaĵo instaliĝi en la ekvadoraj lokaloj de la Unio de la Sud-amerikaj Nacioj (Unasur), kiun, same kiel la loka dekstrularo, li volas malfortigi : ”Lenín Moreno, kiu kun aliaj landaj gvidantoj faras novliberalan politikon, provas detrui tiujn spacojn de integrado kaj de partopreno, skribas s-ro Pérez Esquivel. (…) La indiĝenaj popoloj de Ekvadoro ĉiam mobiliziĝis por defendi siajn rajtojn kaj siajn liberecojn. Estus bedaŭrinda, se ili akceptus tiun proponon, kiu celas malfortigi niajn demokratiojn. La Conae ne povas ignori la decidan rolon, kiun Unasur ludis por deprajmi kaj publike denunci la ŝtatrenversojn en Bolivio, en Ekvadoro, en Paragvajo kaj en Honduro, inter aliaj. [3] Lia letero restis sen respondo.

Post revenigi mastrarajn interesojn kaj la reakcian parton de la sociaj kaj sindikataj organizaĵoj en la sinon de la ŝtato — io, kion s-ro Correa ĉiam rifuzis —, la nova prezidanto nun regas kun partio sen politika kohero, sen elekta bazo kaj sen popola subteno. La potenco disvolvas la ideon, ke la krizo, kiu taŭzas la landon, klarigeblas per la “popolisma malŝparado”. S-ro Martínez stiras dekstren : celo de buĝeta pluso, liberaligo de la komerco, fleksebligo de la laborleĝo. La leĝo pri disvolvado de la produktado, voĉdonita en Aŭgusto 2018, trudas la konsumredukton kaj samtempe elsarkas la politikojn de disvolvado kaj de alidistribuado de la antaŭa mandato.

Pri impostoj la teksto entenas amnestion por la privataj impost-ŝuldantoj kaj serion da donacoj por la grandaj entreprenoj, pretekstante “favorigi la revenon de la investistoj”. Prezentata kiel dispono por financi la ŝtaton, la leĝo permesas la impostan malobeon de la potenculoj. Krome, la unua artikolo de la leĝo por defendo de la laborrajtoj estas nuligita. Ĝi ebligis al la instancoj persekuti entreprenajn proprietulojn, kiuj atencis al la interesoj de siaj salajruloj per kaŝado de resursoj aŭ per forpreno de iliaj maŝinoj el la laborejoj.

Ĉar temas pri politikoj de disvolvado, la registaro ne impostas la eksterordinarajn prezaltigojn de krudmaterialoj kaj ne insistas pri revenigo de devizoj. Same kiel la brazila registaro ĝi malpermesas kreskigi la publikajn elspezojn je pli ol 3 elcentoj jare kaj reduktas la buĝetajn deficitojn sole al pago de interezoj por la ŝuldoj. La investado malaperis el la instrumentaro de publikaj politikoj ; la privatigoj, male, estas faciligataj per subvencioj garantiataj por pluraj jaroj. La potenco adoptas la internacian sistemon de arbitracio de malkonsentoj por ĉiaj investoj el eksterlande, kaj per tio ne hezitas rompi la konstitucion. [4]

Krom sia partopreno en malfortigo de la Unasur kaj de la Komunumo de latinamerikaj kaj karibiaj ŝtatoj (Celac), s-ro Moreno proponas ke Ekvadoro aliĝu al la Pacifika Alianco, liberkomerca organizaĵo, kiu kunigas tiujn latinamerikajn ŝtatojn, kiuj estas regataj de konservativuloj. Li esprimas sin kontraŭ la azilo por s-ro Julian Assange, la fondinto de WikiLeaks, protektata en la ekvadora ambasadorejo en Londono kaj akuzata en Usono (vidu la ĉefartikolon de Serge Halimi).

La “popolisma ruiniĝo”, kiun la ekvadoraj novliberaluloj publike denuncas, ŝajnas malfacile pruvebla : inter 2007 kaj 2016 la kvoto de malriĉuloj falis de 37 al 23 elcentoj, dum la malneta enlanda produkto kreskegis je 68 elcentoj. Ili tamen volas reorganizi la socion por komplezi la internaciajn merkatojn. Sed la principoj de ilia nova ekonomio tre similas al la malnovaj logikoj de rento, kiuj prosperigis la iaman oligarĥion.

En lando, kiu ĵus spertis longan ciklon de hegemonio de progresisma tendenco enkorpigita de s-ro Correa, necesis profunda transformado de la fortrilato kaj de la meĥanismoj de legitimado de la potenco, por ke tia returniĝo estigu tiom malmultan rezistadon. Kiel klarigi la instaladon de tiu ĉi “surpriza novliberalismo” ?

Tiu esprimo estis formulita en 2001 de la intelektulino Susan Stokes. [5] Ŝi tiam provis analizi la deficiton de demokratia legitimeco de latinamerikaj registaroj kiuj, same kiel tiu de s-ro Moreno hodiaŭ, enpotenciĝis per programo diametre kontraŭa al la tradiciaj liberalaj receptoj, kaj kiuj tamen aplikis ilin laŭlitere. En en Peruo de la 1990-aj jaroj s-ro Alberto Fujimori superis tiun malfacilaĵon — tiom verve, ke li sukcesis esti reelektita — per sia promeso estigi sekurecon kaj ordon (fronte al la minaco de la gerila Luma Pado) interŝanĝe de strukturaj ŝanĝoj. La Ekvadoro de 2018 siavice prezentas sian returniĝon kiel konsekvencon de la “morala krizo de la Corre-ismo”. La batalo kontraŭ la korupto ĉi tie fariĝas la precipa meĥanismo por legitimi la novliberalismon.

La batalo kontraŭ la korupto kunigas du kompletigajn elementojn la politikan aktivismon de la justico kaj fortajn kampanjojn de la komunikiloj por malklarigi la popolan memoron. La manovroj kontraŭ la “koreismo” multiĝas en cirkulado, kiu nutras samtempe la registarajn decidojn, la reklamon en la sociaj retoj kaj la titolpaĝojn de la gazetoj. Jam ne temas pri juĝado de suspektatoj, sed pri ŝanĝo de la tribunaloj en legitimajn instancojn por juĝi la ĝustecon de respektiva politiko. Dum la vicprezidinto Jorge Glas — akuzata je asocio de banditoj — estas en malliberejo kaj s-ro Correa, kiu loĝas en Belgujo, estis sub internacia arest-mandato [6], la ekvadora potenco iom post iom sukcesas dubigi la sukcesojn de tio, kion la ekvadoranoj tamen nomis la “gajnita jardeko” de 2007-2017 : ekonomian kreskon, malaltigon de la malriĉeco kaj de la malegalecoj …

La rakonto, kiu pravigas la juran kaj komunikilan operacon, sukcese trudas ideon : la “dika kaj netravidebla ŝtato”, asociata al la maldekstro, ne kapablas sekvi la plej elementan etikon. Ĝi do kondukas aŭtomate al diboĉo kaj krizo. La ekvadoraj potenco kaj komunikiloj aliĝas al la regiona ĥoro, kiam ili klarigas, ke la alidistribua politiko de la maldekstro kondukis al la korupto, [7] kaj samtempe ili asertas, ke la konsumlimigo en tiuj kondiĉoj estas morala neceso.

Leviĝas demando : ĉu tiu operaco estus ebla, se s-ro Moreno ne povintus profiti realan krizon ene de la “civitana revolucio” ? La senpuneco, kiun ĝis nun ĝuis la respondeculoj de la fraŭdoj, instigis parton de la loĝantaro pravigi la registaron. Tiel ke, spite al la arbitreco de la kampanjo kontraŭ Correa, la batalo kontraŭ la korupto estis levita en la rangon de plej grava publika problemo. Ĉu en tia kunteksto la progresistoj povas kontentiĝi per tio ke ili klarigas siajn problemegojn per la “perfido de Moreno” ? Tia strategio, kiu ignoras la popolan postulon je morala integreco, malfortigus la paroladojn de ĉiuj kiuj provas montri, ke la novliberalismo ne estas rimedo kontraŭ la laŭdiraj ekscesoj de la maldekstro, sed politika projekto de malegaleco.

La progresista tendaro troviĝas dividita inter maldekstro kontraŭ s-ro Correa kaj daŭre aktiva “koreismo”, sed malfortiĝinta pro la politikaj-justicaj atakoj de la potenco kaj pro sia propra malkapablo je memkritiko. Pro tio la ebleco de nova maldekstra ŝanĝo ŝajnas esti malcerta. La dekstrularo, kvankam ĝi fakte partoprenas en la potenco, gajnis eĉ ne unu prezidant-elekton ekde 1998 ; disfalo de la populareco de la aktuala reĝimo povus subfosi la esperojn korekti la aferojn per elektoj. En tia situacio, kaj same kiel la brazila prezidinto Temer, s-ro Moreno estus sukcesinta forvori samtempe tiujn, kiuj portis lin en la potencon, kaj tiujn, kiuj subtenis lian kontraŭpopolan krucmiliton. Ĉiuj nun konas la sekvon de la historio en Brazilo.

Franklin RAMÍREZ GALLEGOS.





La aŭtoro

Franklin RAMÍREZ GALLEGOS


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Vd Anne Vigna, “Au Brésil, la crise galvanise les droits”, Le Monde diplomatique, Decembro 2017.

[2] La grupo por Correa nombras dudek naŭ deputitojn.

[3] “Carta pública de Adolfo Pérez Esquivel a la Conae”, TeleSur, 29-an de Aŭgusto 2018, www.telesurtv.net.

[4] Vd Benoît Bréville kaj Martine Bulard, “Des tribunaux pour détrousser les États”, Le Monde diplomatique, Junio 2014.

[5] Susan Stokes, Mandates and Democracy. Neoliberalism by Surprise in Latin-America. Cambridge University Press, 2001.

[6] Nuligita de Interpol en Septembro 2018 pro la “politika naturo” de la okazanta proceso, kiu koncernas forkondukon de deputito.

[7] Vd Renaud Lambert : “Ĉu Brazilo estas faŝisma ?”, Le Monde diplomatique en Esperanto, Novembro 2018.




La aŭtoro

Franklin RAMÍREZ GALLEGOS


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Vd Anne Vigna, “Au Brésil, la crise galvanise les droits”, Le Monde diplomatique, Decembro 2017.

[2] La grupo por Correa nombras dudek naŭ deputitojn.

[3] “Carta pública de Adolfo Pérez Esquivel a la Conae”, TeleSur, 29-an de Aŭgusto 2018, www.telesurtv.net.

[4] Vd Benoît Bréville kaj Martine Bulard, “Des tribunaux pour détrousser les États”, Le Monde diplomatique, Junio 2014.

[5] Susan Stokes, Mandates and Democracy. Neoliberalism by Surprise in Latin-America. Cambridge University Press, 2001.

[6] Nuligita de Interpol en Septembro 2018 pro la “politika naturo” de la okazanta proceso, kiu koncernas forkondukon de deputito.

[7] Vd Renaud Lambert : “Ĉu Brazilo estas faŝisma ?”, Le Monde diplomatique en Esperanto, Novembro 2018.


Akceptejo >> 1a decembro 2018

Maljustaj impostoj kaj la laboristaj klasoj

La devenoj de la kolero pri la imposto


Plej rimarkinda pri la mobilizo de la "flavaj veŝtoj" kontraŭ fuelimpostoj estas ĝia spontanea karaktero. Unue aperinte sur la marĝenoj de politikaj organizaĵoj kaj laborsindikatoj, kaj alloginte apartan intereson en kamparaj kaj antaŭurbaj regionoj, ĝi subite reliefigis la senton de maljusteco pri la impostosistemo kiu bolas jam de multaj jaroj ĉe malaltrangaj dungitoj kaj etskalaj entreprenistoj. En lando kie impostoj restas redistribuilo de la riĉeco, kiel fariĝis, ke estas tiuj ĉe la malsupro de la socia eskalo kiuj plej kontraŭas al impostoj ?



de  Alexis SPIRE

"Nuligu la impostojn", "Macron Avarulo", "Iri labori fariĝas luksaĵo", "Dekstro, maldekstro = impostoj", "Ĉesigu la moneltordon, la ribelo de unuiĝinta popolo povas estigi revolucion" ... La varieco de sloganoj montrataj dum la popolaj manifestacioj kiuj blokis la vojojn proteste kontraŭ la pliigo de fuelimpostoj ekde la 17a de novembro, elvokas kaj politike plurfacetan movadon kaj koleron celatan al tre specifa objekto, nome impostoj, fundamento de la sociala ŝtato.

Dum la tuta dudeka jarcento, la demando pri impostoj apenaŭ koncernis la laboristaron. Post la Unua Mondmilito, la enkonduko de la progresiva enspezimposto estigis reziston ĉe la liberalaj profesioj, la memdungitoj kaj la kamparanoj, kiuj starigis asociojn de impostpagantoj [1]. Sed, krom dum la tempo de la Popola Fronto (1936-1938), la demando pri maljustaj impostoj ankoraŭ okupis nur marĝenan lokon en la laborista movado, precipe kompare kun salajropostuloj kaj la konservo de laborpostenoj. Eĉ la maljusteco de nerektaj impostoj je konsumado, kiel la aldonvalora imposto (AVI), kiu konsistigas proksimume duonon de la impostenspezoj de la ŝtato kompare kun la salajroimposto kiu konsistigas nur kvaronon, malofte estis la objekto de kampanjoj de laborsindikatoj kaj maldekstraj partioj.

En lastaj jaroj, tamen, la kontraŭstaro pri impostoj revigliĝis tiom, ke ĝi fariĝis centra afero en la luktoj kontraŭ rigoraj elspezreduktoj. En Portugalio, en majo 2010, dekmiloj protestis kontraŭ impostaltigoj kaj buĝetaj reduktoj. Du jarojn poste, centmiloj da hispanoj mobiliziĝis kontraŭ la buĝeta rigoreco, la malŝtatigo kaj la pliigo de la AVI - de 4% al 21% por lernejaj materialoj. En Grekio, publikaj kaj privataj dungitoj surstratiĝis por protesti kontraŭ salajroreduktojn kaj maljustajn impostojn. Kelkajn monatojn poste, francaj laboristoj en agroindustriaj fabrikoj, minacataj de maldungoj de superfluaj dungitoj, aliĝis al la movado de la bonnets rouges ("ruĝaj ĉapoj") [2] lanĉita de kultivistoj kaj etskalaj entreprenistoj por venki la ekologian imposton.

Ĉi tiun retroirigon de la debato pri impostoj estigis ĉefe publikaj politikoj. Kun la kresko de amasa senlaboreco kaj la intensiĝo de la internacia konkurenco, registaroj estas laŭpaŝe rezignantaj reguligi la dividon de primaraj enspezoj inter salajroj kaj profitoj. En la daŭro de kelkaj jaroj, la sociala demando, formulita en la kadro de la divido de profitoj, cedis la lokon al demando pri impostoj uzata por varbi la subtenon de la elektantaro. En 2007, la slogano de Nicolas Sarkozy "Labori pli por gajni pli", kaj lia projekto de senimpostigoj por kromhoroj, ravis multajn oficistojn kaj fabriklaboristojn. Kvin jarojn poste, la promeso enkonduki imposton de 75% sur enspezoj de pli ol 1 miliono da eŭroj ĉiujare ebligis al François Hollande doni al sia programo popolisman aspekton ; la rimedo estis tiom miskonceptita ke la Konstitucia Konsilio ne hezitis bloki ĝin. En 2017, Emmanuel Macron ankaŭ uzis la abolicion de la imposto sur loĝejoj por kontraŭpezi sian publikan reputacion kiel la kandidaton de la elitoj, antaŭ ol li fine anoncis ke ĝi daŭros tri jarojn.

Grandega paradokso troviĝas ĉe la bazo de ĉi tiu politikigo de la demando pri impostoj : estas membroj de la laboristaro kiuj plej kritikas la nivelon de impostoj malgraŭ tio, ke estas ili kiuj plej profitas de la sistemo de la redistribuo de la riĉeco surbaze de pagigoj. Regionaj aliĝoj intensigas ĉi tiun malfidon. Ju pli oni malproksimiĝas de la pli grandaj urboj, des pli fortiĝas la sento ke oni estas maljuste impostata : la loĝantoj de kamparaj kaj antaŭurbaj zonoj plej kritikas la impostan sistemon, kontraste kun parizanoj. Post kelkaj jaroj da politikoj celantaj antaŭenigi domposedadon, multaj familioj kun malaltaj salajroj, kiuj surprenis ŝuldon por aĉeti domon, nun estas submetataj al regulaj pliigoj de municipaj impostoj sur nemoveblaĵoj, kiuj kompensas la malpliigon de ŝtataj subvencioj al municipoj. En iuj regionoj, la sento de maljusteco devenas de la malboniĝo de publikaj servoj kaj la pliiĝinta malfacileco pri transportado pro la fermiĝo de fervojaj linioj [3]. Estas kvazaŭ la loĝantoj de ĉi tiuj lokoj, kiuj plejparte veturas aŭtomobile kaj estas trafataj de la plena batforto de kreskantaj fuelprezoj, vidatestas la malaperon antaŭ siaj okuloj mem de la lokaj institucioj - la poŝtoficejo, la lernejo, la fervojstacio - kiuj konkrete reprezentas la socialigon de mono per impostoj.

Malproksima ŝtato, servanta al la potenculoj

Tia malfido al la fiskaj aŭtoritatuloj estas parto de eksterordinara koincido de eventoj, karakterizata de sinsekvo de skandaloj. En 2011, oni eltrovis ke Liliane Bettencourt, la plej riĉa virino en Francio, estis kaŝinta pli ol 100 milionojn da eŭroj de la fiskaj aŭtoritatuloj, kaj ke ŝi donacis monon por la elektokampanjo de Nicolas Sarkozy. Post tio venis la afero Jérôme Cahuzac, la nomo de la ministro pri la buĝeto de François Hollande, kiu respondecis pri la batalo kontraŭ imposta fraŭdo kaj kiu konfesis en 2013 ke li havas sekretan svisan bankokonton kun valoro de 600 000 eŭroj - neinte tion antaŭ la Nacia Asembleo. Samtempe, komenciĝis melodramo en la amaskomunikiloj. La epizodoj de la LuxLeaks, SwissLeaks, Offshore Leaks, "Panama Papers" kaj "Paradise Papers" reliefigis impostajn fraŭdojn de transnaciaj firmaoj, politikaj gvidantoj, famaj sportistoj kaj la mondo de distriĝo. Ĉi tiu sinsekvo montris ke la egaleco de impostoj estas fabelo rakontata en juraj libroj, kaj ke la mondo nun konsistas el du kategorioj : unuflanke, ordinaraj impostpagantoj alvokataj akcepti ke impostoj estas necesaj por replenigi la ŝtatan kason ; aliflanke, la potenculoj kiuj povas senĝene sendevigi sin je la laŭleĝaj limoj (neniu kriminala plendo estis registrita kontraŭ Bettencourt, kiu mortis en 2017 ; s-ro Cahuzac estis kondamnita al kvar jaroj da enprizonigo sed restas libera).

La percepton pri "duobla normo" intensigis la praktikaj spertoj kiujn la laborista klaso havas kun la ŝtato. La plej malriĉaj impostpagantoj ofte dependas de ŝtatoficistoj por helpi sin aserti siajn rajtojn [4]. Sed la malpliiĝo de la nombro de ŝtatoficistoj damaĝas rilatojn ĉe la giĉeto. Inter 2005 kaj 2017, registaroj eliminis pli ol 35 000 laborpostenojn tra la tuta fisko, precipe la personaron ĉe la giĉetoj. En la kamparaj regionoj, la malfermhoraro malpliiĝis kaj, en urbaj lokoj, atendovicoj plilongiĝas, kio punas impostpagantojn kun malmulta eduko kiuj preferas homan kontakton anstataŭ uzi Interreton, precipe kiam ili devas peti nedevigan rabaton, tio estas, argumenti ke estas praktike maleble pagi la domimposton, la imposton sur nemoveblaĵoj aŭ la aŭdvidan kotizon. Kun la pliiĝo de senlaboreco kaj nesekura dungateco, la nombro de ĉi tiuj petoj kreskis de 695 000 en 2003 al 1,4 milionoj en 2015. Sed la ebleco, ke oni konvinkos la impostiston pri sia argumento, varias laŭ la socia fono de la petanto : laŭ nia enketo farita en 2017, el la impostpagantoj kiuj havis disputon kun la ŝtataj servoj, 69% de membroj de la superaj klasoj estis kontentigitaj, kontraŭ 51% de la malriĉuloj.

La efikoj de la financa krizo pliseverigas la burokratisman streĉitecon. Por dungitoj kaj etskalaj entreprenistoj, kies aĉetpovo stagnas aŭ regresas, impostoj ŝajnas esti malpli kompenso por publikaj servoj ol suplementa elspezo. Ilia sento de maljusteco estas pliintensigita : al la malkapablo pagi la postulatajn sumojn estas almetita la konvinko ke ĉi tiu mono servas por riĉigi "la superulojn". Ekde la krizo de 2008, la diseriĝo de la industria strukturo kaj la maldungoj ĵetas severan lumon sur la senpovecon de gvidantoj kiuj ne kapablas oponi eksterlandigojn. Iatempe konsiderata kiel garantio de protekto, la ŝtato nun ŝajnas esti malproksima instanco, servanta al la potenculoj.

Aldone, en etskalaj entreprenoj kiuj estas precipe elmetataj al la internacia konkurenco, oni ofte rigardas impostojn kiel rektan minacon por la daŭrigebleco de dungateco. Ĉi tiu percepto, stimulata de ĵurnalistoj per la konstanta refreno pri "ŝarĝoj truditaj al la dungokostoj", kreas komunan intereson inter dungitoj kaj dungintoj, precipe kiam temas pri kiel kontesti ŝtatajn pagigojn kaj troajn regulojn.

En fragmentigita mondo de laboro, kie dungantoj vole sin turnas al subkontraktado, la kontraŭstaro pri impostoj ankaŭ povas veni de junaj nediplomiĝintaj laboristoj - fabriklaboristoj kaj oficistoj - severe trafitaj de senlaboreco kaj nesekura dungiteco. Por multaj, la individuigo de laboro estas akompanata de erozio de kolektivaj solidarecoj, kio estigas formon de eksfiliiĝo : havante nenion komunan kun la stabileco proponata de la statuso de ŝtatoficisto, ĉi tiuj laboristoj tenas en si ian rankoron je la Ŝtato kaj ĝiaj agentoj kiuj rajtas protektojn, kiujn laboristoj ne rajtas. Por tiuj plej trafitaj de la financa krizo, memdungiĝo estas ebla solvo. Sed ĉi tiu perspektivo de promocio estas ofte akompanata de la adopto de parolo kondamnanta "troajn depagojn". La bildo de la malgranda firmao afliktata de socialaj kaj fiskaj pagigoj kunligiĝas kun tiu de izolita ŝtato, indiferenta pri lokaj malfacilaĵoj. La valorigo de laboro kiel fonto de digno kaj meritita salajro estas akompanata de la fiigo de socialaj subvencioj financataj de impostoj. La malstabiligo de tutaj sekcioj de laboristoj kun malaltaj enspezoj tiel helpis daŭrigi la kreskantan malfidon ĉe la laboristaro pri impostoj kun la celo sekurigi dungitecon ĉiapreze.

Ĉi tiu perfidita fido de la laboristaro, rilate al la fontoj de financoj por la sociala ŝtato, estas delonge ignorita en debatoj pri impostoj. Kiam oni mencias ĝin dum la elektokampanjoj, la prioritato de registaroj estas konservi konfidon je la impostosistemo ĉe la mezklasanoj - socia grupo kun kiu la plimulto de voĉdonantoj identigas sin - kaj ĉe la riĉuloj. Ekde la fruaj 1980aj jaroj, multiĝas impostaj pag-esceptoj ebligantaj reduktojn de rentimpostoj, dum la aldonvalora imposto restas senŝanĝa por ĉiuj konsumantoj kaj fuelimpostoj pliiĝis sen iu ajn pag-escepto (krom por transportaj firmaoj). Mondonacoj al partioj kaj asocioj, dungo de hejmservisto, investoj je lueblaj domoj, energi-rilata renoviga laboro : ĉiuj estas senimpostigaj mekanismoj kiuj ebligas al impostpagantoj redukti sian fakturon, kaj eĉ rajtigas al la riĉuloj aranĝojn de imposta optimumigo.

Donaco al entreprenestroj

Tiaj pag-esceptoj influas sintenojn pri la nivelo de impostoj. Laŭ nia enketo, impostpagantoj kun almenaŭ unu senimpostigo 1,4-oble malpli probable opinios ke "en Francio oni pagas tro da impostoj" ol tiuj, kiuj ne havas senimpostigon. En aŭtuno, la dramo en la amaskomunikiloj pri la imposto dekalkulita ĉe la fonto [5] ankaŭ montris ke la registaro estas preta mobiliziĝi por garantii ĉi tiujn rimedojn kiuj profitas al la bonhavuloj : ĉefministro Édouard Philippe fine decidis ke 60% de kelkaj impostkreditoj estos pagitaj ĝis januaro 2019, kaj ne ses monatojn poste kiel estis unue intencite.

Samtempe, aliaj leĝoj estas aprobitaj kiuj celas la plejriĉulojn, kiel la plilarĝigo de la ’Pakto Dutreil’ [6], kiu ebligas al entreprenestroj testamenti siajn akciojn, per antaŭdonacoj aŭ kiam ili mortos, kaj tiel escepti sin de la plimulto de - aŭ eĉ de ĉiuj - heredaj impostoj. Ĉi tiu donaco, kies kosto ne estas precize kalkulita, estis aprobita tute nerimarkite, sed la plilarĝigo de ĉi tiu senimpostigo, kiu jam kostas al la publikaj financoj ĉirkaŭ 500 milionojn da eŭroj ĉiujare, reprezentus tre grandajn gajnojn por tiuj, kiuj profitas de ĝi.

Dume, ĵurnalistoj kaj politikistoj fascinite fiksrigardas la "flavajn veŝtojn" kaj demandas al si ĉu ili protektu la hommedion aŭ sufoku aŭtistojn. Kvankam ankoraŭ estas tro frue prognozi la sekvojn de ĉi tiu movado, ĝia ĉefa merito estas tio, ke ĝi prilumis la rankoron pri maljustaj impostoj kiu boletas de multaj jaroj en la koroj de la laboristaj klasoj.

Alexis SPIRE



La aŭtoro

Alexis SPIRE
Sociologo, esplordirektoro en la franca Nacia Centro de Scienca Esploro de (CNRS). Aŭtoro de Résistances à l’impôt, attachement à l’Etat. Enquête sur les contribuables français, (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Mike Leon
el la Alexis Spire estas sociologo ĉe la Centre national de la recherche scientifique (CNRS). Li estas la aŭtoro de ’Résistances à l’impôt, attachement à l’État : Enquête sur les contribuables français’, Seuil, Parizo, 2018. La libro estis verkita surbaze de enketilo sendita en 2017 al reprezenta samplo de 2 700 personoj, kaj de kvalitaj esploroj pri la spertoj de impostpagantoj intervjuitaj en impostoficejoj.

[1] Nicolas Delalande, ’Les Batailles de l’impôt. Consentement et résistances de 1789 à nos jours’, Seuil, kol. « L’Univers historique », Parizo, 2011.

[2] La movado de la "bonnets rouges" leviĝis en Bretonio en 2013 post kiam la registaro surmetis imposton sur kamionoj, asertante ke ĝi estas ekologia imposto. Perfortaj protestoj devigis la nuligon de la imposto en oktobro 2013 - ml.

[3] Vidu Jean-Michel Dumay, ’La France abandonne ses villes moyennes’, Le Monde Diplomatique, majo 2018.

[4] Yasmine Siblot, ’Faire valoir ses droits au quotidien. Les services publics dans les quartiers populaires’, Presses de Sciences Po, kol. « Sociétés en mouvement », Parizo, 2006.

[5] "La imposto dekalkulita ĉe la fonto" (prélèvement à la sourceimpôt retenu à la source) estas enspezimposto pagota al la ŝtato fare de la paganto de la enspezo (la "fonto"), kutime dunganto kiu dekalkulas la imposton de la salajroj de siaj dungitoj - ml.

[6] Pakto de la 1-a de aŭgusto 2003, establita de la Leĝo Dutreil (laŭ la nomo de Renaud Dutreil, tiama ministro pri etskalaj kaj mezgrandaj entreprenoj), ankaŭ nomata la ’Leĝo por Ekonomiaj Iniciatoj’.



Akceptejo >> 1a decembro 2018

Sepdek jarojn post la Universala Deklaracio de la Homrajtoj

Ne ekzistas politika libereco sen socia egaleco


Adoptante la Universalan Deklaracion de la Homrajtoj, la 10-an de decembro 1948, la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj la unuan fojon akordiĝis pri principoj ebligantaj al la homoj vivi en libereco, egaleco kaj digneco. Kvankam multaj progresoj okazis depost tiam, la eksplodo de malegalecoj kaj la akceliĝo de la ŝtataj politikoj zorgantaj ĉefe pri publika sekureco minacas la rajtojn same politikajn, kiel ekonomiajn kaj sociajn – des pli fragilajn ke oni konsideras ilin izole.



de  Kumi NAIDOO

LEGI KAJ RELEGI la Universalan Deklaracion de la Homrajtoj, sepdek jarojn post ĝia adopto fare de la Unuiĝintaj Nacioj en Parizo, estas daŭre utila ekzerco, ĉar tiu teksto plu proponas nun la plej progreseman vizion de tio, kio nia mondo povus esti. En la momento celebri tiun datrevenon, estus logike substreki la nekontesteblajn progresojn kune faritajn dum tiuj jaroj por transformi ĉi tiun vizion en realon. Sed honesteco devigas nin diri, ke netoleremo kreskas, ke ekstremaj malegalecoj disvastiĝas dum la ŝtatoj montriĝas nekapablaj kolektive fari la necesajn decidojn por alfronti la tutmondajn minacojn. Ni troviĝas ekzakte en la situacio, kiun la landoj subskribintoj de la Deklaracio volis eviti. Ni do ne kontentiĝu per tiu celebrado, kaj ni prenu tiun historian okazon por fari bilancon kaj labori por konkretigi la homrajtojn por la plej granda nombro.

La dua artikolo de la Universala Deklaracio diras, ke la proklamitaj rajtoj apartenas al ĉiu el ni, ĉu ni estas riĉa aŭ malriĉa, kiu ajn estas nia sekso aŭ nia haŭtkoloro, la lando kie ni vivas, la lingvo kiun ni parolas, niaj opinioj aŭ niaj kredoj. Tiu universalismo, kiu estas ĉe la origino de ĉiuj rajtoj de la homo, ne nur ne fariĝis realo, sed suferas hodiaŭ brutalajn atakojn. Amnesty International kune kun aliaj organizaĵoj senĉese substrekas, ke diskursoj plenaj je stigmatizo, malamo kaj timo disvolviĝas en neniam vidita maniero tra la mondo, de la 1930-aj jaroj.

La ĵusa venko de s-ro Jair Bolsonaro ĉe la prezidanta elekto en Brazilo, malgraŭ programo malkaŝe malamika al la fundamentaj rajtoj, perfekte ilustras la defiojn al kiuj ni devas respondi.

SE S-RO BOLSONARO sukcesos plenumi la promesojn de senhumaniga kampanjo, lia aliro al la rega pozicio minacas la indiĝenajn loĝantarojn, la tradiciajn kamparanajn komunumojn – nomatajn quilombos -, la lesbanojn,, gejojn, duseksajn, trans- kaj inter-seksajn homojn (LGDTI), la nigran junularon, la virinojn, la aktivulojn kaj la organizaĵojn de la civila socio.

Estas absolute necese sin demandi kial ni troviĝas en situacio, kiun la Deklaracio volis precize eviti ; situacio en kiu la homaj rajtoj estas atakataj kaj rifuzataj pro la motivo, ke ili protektas kelkajn sed ne ĉiujn.

La multaj kialoj, kiuj kondukis al tia stato, estas ja kompleksaj, sed tute certa estas nia nekapablo konsideri la homrajtojn kiel aron da nedivideblaj rajtoj laŭnature ligitaj kaj aplikeblaj al ĉiuj. La Universala Deklaracio ne disigis la civitanajn rajtojn de la kulturaj, ekonomiaj, politikaj kaj sociaj rajtoj. Ĝi ne disigis la neceson konkretigi la rajton je nutrado kaj la neceson certigi esprimliberecon. Ĝi jam agnoskis tion, kion ni kutime rekonas hodiaŭ : ambaŭ estas esence ligitaj.

Dum la jardeko, kiu sekvis la adopton de la Deklaracio, la ŝtatoj malkuplis la du rajto-tipojn, kaŭzante malekvilibron en ilia percepto kaj ilia protekto [1]. Sed la internaciaj organizaĵoj por defendo de la homrajtoj, inkluzive de Amnesty International, devas akcepti sian parton de respondeco en tiu aberacio. Nia asocio estas ĉefe konata pro sia defendo de la konscienco-libereco kaj subteno al politikaj malliberuloj, tio estas homoj enkarcerigitaj pro tio, kio ili estas aŭ pro tio, kion ili kredas. Ni ankaŭ estas asociitaj al la lukto kontraŭ torturo, por abolo de la mortopuno aŭ por la esprimlibereco. Ni komencis studi kaj aktive antaŭenigi la ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn nur en la 2000-aj jaroj. De post tiam, ni kondukis kampanjojn kontraŭ la malrespekto de la rajto al deca loĝejo, al sano kaj al edukado. Ni scias, ke multo restas farenda.

La tutmonda ekonomia krizo, kies konsekvencoj profunde sentiĝas, perfekte ilustras la neceson venki tiujn defiojn el vidpunkto de la homaj rajtoj. Tio, kio okazis en multaj eŭropaj landoj, montris la fragilecon, kaj eĉ la praktikan neekziston de baza sociala protektado. Eĉ pli malbone, en la plej trafitaj landoj, la ekonomiaj kaj sociaj leĝaroj restas tro ofte nesufiĉaj. Kio signifas, ke la civitanoj ne povas respektigi siajn rajtojn ĉe tribunalo, eĉ kiam tiuj rajtoj estas evidente perfortitaj.

EN MULTAJ okazoj, la registaroj elektis respondi al la ekonomia krizo per decidoj de malabunda politiko humane tre kostaj, malhelpante la aliron al la plej necesaj varoj, al la sano, loĝejo kaj nutrado. Hispanujo estas bona ekzemplo de tio : la registaro reduktis la publikajn elspezojn, inkluzive en la kampo de sano. La altkvalitaj flegoservoj tiam fariĝis pli kostaj kaj ekster la pagkapablo, ĉefe, de la homoj kun malgrandaj enspezoj, kaj aparte de tiuj, kiuj suferas pro kronikaj malsanoj, handikapoj kaj problemoj de mensa sano. Unu el la homoj pridemanditaj kadre de raporto pri la temo, konfesas al ni, ke li nun devas elekti inter manĝaĵo kaj medikamentoj : « Mi tro suferas, mi bezonas miajn medikamentojn. Ĉu mi flegos min, ĉu mi mortigos min (tiom netolerebla estas la doloro)… Do, se mi devas redukti mian manĝaĵon, mi tion faras, ĉar mi devas aĉeti medikamentojn [2]. »

LA MANIERO, kiun la registaroj elektis por reagi al la kontraŭ-malabundaj movadoj estas alia pruvo de la nedisigebla karaktero de la politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj. En Ĉado, la limigaj decidoj adoptitaj de la regantoj pliprofundigis la loĝantaron en malriĉecon. Ili malhelpis la aliron al bazaj flegejoj kaj metis edukadon ekster atingeblon de multaj loĝantoj. Multaj ĉadanoj tiam manifestaciis kaj strikis. Anstataŭ aŭskulti iliajn plendojn, la registaro decidis sufoki ĉiun kontestadon. Ĝi elektis brutalan subpremon, arestante la aktivulojn kaj malrespektante en okulfrapa maniero ilian kunveno-liberecon.

Kvankam la tutmonda krizo ŝajnas malproksime malantaŭ ni, ni ĉiam observas ties sociajn kaj ekonomiajn konsekvencojn. La malegalecoj, la korupto, senlaboreco kaj ekonomia stagnado, kiuj frapas la loĝantarojn formas favoran terenon por emerĝo de gvidantoj, kiuj semas dividon kaj malamon, kun la konataj eksplodaj konsekvencoj.

La franca prezidanto Emmanuel Macron provas esti ĉampiono de la lukto kontraŭ tiaj diskursoj, kiuj minacas enradikiĝi. « Eŭropo preskaŭ ĉie baskulas al la ekstremoj, kaj denove cedas al naciismo », li ja deklaris okaze de televida parolado la 16-an de oktobro 2018. « Ni bezonas, en tiuj malhelaj tempoj, ĉiujn energiojn de la nacio (…). Mi fidas vin, mi fidas nin. » Tamen, la franca loĝantaro maltrankvilas pri la politikoj, kiujn li kondukas pri la labor-juro, la emerit-pensioj kaj aliro al universitataj studoj. Amnesty International ankaŭ evidentigis la limigojn al la manifestaci-rajto en Francujo, sub la preteksto de urĝo-stato. En 2018, la mobilizoj favoraj al leĝoj respektemaj al la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj kaŭzas, en plej bona okazo, indiferenton de la franca prezidanto, kaj, en la plej malbona, brutalan polican subpremadon.

TIA SKEMO estas trovebla ĉie en la mondo. Urĝas, ke la registaroj rekonu sian nekapablon respektigi ĉiujn rajtojn, el ĉiuj kategorioj. Tiucele ni ne devas kontentiĝi postuli la liberecon esprimiĝi kaj manifestacii ; ni devas ankaŭ ekzameni la kaŭzojn de la kontestado. Ni prenu la ekzemplon de Jamal Khashoggi, tiu sauda ĵurnalisto konata en la tuta mondo ĉar li estis brutale mortigita en oktobro 2018 en la konsulejo de Sauda Arabujo en Istanbulo. Same kiel multaj el la homrajtaj defendantoj en sia lando, li estis strikte kontrolata de Rijado ĉar li elektis uzi sian esprimliberecon. En sia lasta artikolo publikigita en la Washington Post, li substrekis, ke liaj kolegoj ne povis malkaŝe trakti demandojn ligitajn al ilia ĉiutaga vivo. « Ni suferas pro malriĉeco, pro politika malzorgo kaj pri malbona edukado, li skribis. La kreado de internacia forumo, sendependa de la naciismaj registaroj, kiuj semas malamon, ebligus al la ordinaraj civitanoj de la araba mondo, trovi solvojn al la strukturaj problemoj de ilia socio [3]. » Khashoggi perfekte komprenis kial la homaj rajtoj formas tutaĵon. Esprim-libereco estas esenca ĉar ĝi ebligas al ni postuli la aliajn rajtojn, sed ĝi ne sufiĉas. Tial la egipta popolo skandis « Pano, Libereco, Socia justeco ! » dum la « araba printempo » de 2011. Tio, kion ni ankoraŭ ne sukcesas kompreni, la manifestaciantoj de la Tahrir-placo en Kairo, jam dolore komprenis antaŭ sep jaroj : pri la homaj rajtoj, estas ĉio aŭ nenio. aŭ oni povas uzi ĉiujn, aŭ oni havas nenion.

Se ni vere volas, ke la homaj rajtoj fariĝu realo por ĉiuj, urĝaj estas kelkaj decidoj. Kiel movado de defendo de la homaj rajtoj, ni devas ne nur plu defendi la esprim- kaj manifestaci-liberecon, sed ankaŭ establi ligon kun la ekonomiaj kaj financaj decidoj de niaj gvidantoj. Ni devas labori kun organizaĵoj similaj al la nia por postuli de la politikaj respondeculoj, ke ili raportu pri uzo de la publika mono, por batali kontraŭ korupto, kontraŭleĝaj kapitalmovoj kaj la difektoj de la internacia impostado. Ni devas strebi trovi solvojn al la strukturaj problemoj de niaj socioj.

Temas pri vasta projekto, kiu povos realiĝi nur se ni unuigas niajn fortojn kreante koaliciojn kun niaj partneroj de aliaj movadoj : aktivuloj de la homaj rajtoj, advokatoj, sindikatistoj, reprezentantoj de la sociaj movadoj, ekonomikistoj kaj religiaj respondeculoj. Kun la helpo de niaj aliancanoj en ĉiuj regionoj de la mondo, ni devas porti la voĉon de tiuj, kiuj bezonas estis aŭdataj. Nur solidareco permesos al ni atingi mondon sen malegalecoj kaj sen maljustaĵoj, mondon konforman al la engaĝiĝoj de la Universala Deklaracio de la Homrajtoj.

Kumi NAIDOO

       


La aŭtoro

Kumi NAIDOO
Ĝenerala Sekretario de Amnesty International.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] Vd. Jean Bricmont, « Une gauche endormie par l’hypocrisie impériale », Le Monde diplomatique, aŭgusto 2006.

[2] « Wrong prescription : The impact of austerity measures on the right to health in Spain », Amnesty International, Londono, 24-a de aprilo 2018.

[3] Jamal Khashoggi, « What the Arab world needs most is free expression », The Washington Post, 17-a de oktobro 2018.



Akceptejo >> 1a novembro 2018

La mito de sturmo al Eŭropo

Enmigrado, biasita debato


En Eŭropo la loĝantaro stagnas kaj maljuniĝas ; aliflanke de Mediteraneo, ĝi kreskas kaj plijuniĝas. El tiu konstato multaj konkludas, ke la eksplodo de la migro-fluoj fariĝas neevitebla. Sekve, necesas laŭ ili, ĉu enfermi sin kvazaŭ en fortreso, ĉu malfermi la landlimojn. Ĉu tiu analizo ne estas senutile fatalisma ?



de  Benoît BRÉVILLE

LA MIGRO-FLUOJ en direkto de la Eŭropa Unio atingis sian plej malaltan nivelon depost la komenco de la « krizo de rifuĝintoj » kaŭzita de la siria milito. La nombro de la kontraŭleĝaj landlimo-trapasoj sur la kontinento estis naŭ-onigita, transpasanta de 1,8 miliono en 2015 ĝis 204 219 en 2017, laŭ la agentejo Frontex. Tamen, oni nun parolas same multe pri enmigrado. Tiu temo eĉ verŝajne dominos la eŭropajn elektojn de la printempo 2019.

Tia estas ĉiuokaze la komuna deziro de s-roj Emmanuel Macron kaj Viktor Orban. Timante « invadon », la hungara ĉefministro klarigas : « Estas nun en Eŭropo du tendaroj. Macron estas la ĉefo de la politikaj fortoj subtenantaj enmigradon. Ĉe la alia flanko estas ni, kiuj volas ĉesigi la kontraŭleĝan enmigradon. » La ĉefoj de la ekstrem-dekstro, portataj de la opinienketoj kaj siaj bonaj rezultoj dum la lastaj elektoj, imagas, ke ili nun estas la plimulto en Eŭropo. « En Pollando, en Aŭstrujo, en Hungarujo, niaj ideoj estas ĉe la registaro », ekĝojis s-ino Marine Le Pen, prezidantino de la Nacia Kuniĝo, la 16-an de septembro. Siaflanke, s-ro Macron deklaris ke tiuj « naciistoj », kiuj disvastigas malamo-diskurson, estas liaj prioritataj malamikoj (29-an de aŭgusto).

Konsideri la francan prezidanton kiel la « ĉefon de partio favora al migruloj », laŭ la vortoj de s-ro Orban, atestas pri blindeco, kiun oni malfacile povas kredi sincera. Kun la leĝo por mastrita enmigrado, efektiva azilrajto kaj sukcesa integrado (promulgita la 10-an de septembro), li plilongigis la daŭron de la administracia mallibereco ĝis 90 tagoj (anstataŭ 45 antaŭe), inkluzive por la familioj kun infanoj ; li inventis la enslipigon de la eksterlandaj neakompanataj infanoj, banaligis la kunsidojn de azilpeto tra videokonferencoj, malfaciligis la ricevon de restadpermeso por la gepatroj de francaj infanoj, limigis la grundo-juron en Mayotte, ktp.

Meze de tiu brukriaĉo, la radikala maldekstro ŝajnas disŝiriĝi inter la subtenantoj de malfermo de la landlimoj kaj tiuj de reguligado, kiu celas la kaŭzojn de la migrado [1]. Tiu celo estas neatingebla, respondas la unuaj, ĉar la disvolvado de la sudaj landoj ne malpliigos la migrofluojn, sed male kontribuos nutri ilin.

Tiu obĵeto havas kreskantan sukceson post la apero en februaro 2018 de libro de Stephen Smith, kiu profetas « alsturmon » de la « juna Afriko » al Eŭropo kaj « afrikaniĝo » de la Malnova Kontinento [2]. Apogita al multegaj statistikoj, la demonstrado de tiu eksa ĵurnalisto, kiu pasis tra Libération, Le Monde kaj Radio France Internationale (RFI) ŝajnas nerefutebla. Afriko laŭ li estas submetata, sude de Saharo, al « demografia premilo » nutrata de tre alta fekundeco. Laŭ kelkaj taksoj de la Unuiĝintaj Nacioj, ĝia loĝantaro transpasos de 1,2 miliardoj da loĝantoj en 2017 al 2,5 miliardoj en 2050 kaj eĉ ĝis 4,4 miliardoj en 2100. Dume la kontinento travivos gravan ekonomian evoluadon, la enspezoj de la loĝantoj kreskos, kaj kreskanta nombro da ili havos « la necesajn rimedojn por iri eksterlanden serĉi pli bonajn situaciojn ». Ni devas do antaŭvidi « amasan alsturmon » de la kontinento, tiel ke, post tridek jaroj, 20 ĝis 25 % de la eŭropa loĝantaro estos afrik-devena (kompare kun 1,5 ĝis 2 % en 2015).

Kun tiaj prognozoj, Smith timis « levi pasiojn kaj polemikojn ». Lia libro, baldaŭ tradukita en la anglan, germanan, hispanan kaj italan, male, ricevis la premion de la Revue des deux mondes, rekompenson de la Franca Akademio kaj la premion Brienne de la geopolitikaj libroj atribuata de la ministrejo pri eksterlandaj aferoj, kio rajtigas ĝin esti prezentita en librejoj kun ruĝa rubando stampita de la ministrejo. Dum la filozofo Marcel Gauchet volas igi ĝian legado « deviga por ĉiuj politikaj respondeculoj » (L’Obs, 27-a de junio), s-ro Macron opinias, ke li « perfekte priskribis ( … ) tiun afrikan demografion, kiu estas vera bombo » (15-a de aprilo). Dum ses monatoj, escepte de tiu de la antropologo Michel Agier en interkrucita intervjuo [3], neniu voĉo aŭdiĝis kontraŭ Smith.

La unua vera atako venis fine en septembro sub la subskribo de François Héran. En noto de la Instituto Nacia de Demografiaj Studoj (INDS) kaj poste en artikolo por ordinara publiko [4], tiu profesoro ĉe Collège de France, kiu okupas la katedron ’Migradoj kaj socioj’ memorigas, ke 70 % el la afrikaj elmigrintoj restas sur sia kontinento, stabila proporcio de la 1970-aj jaroj. Sed li precipe kontestas la metodon kaj la donitaĵojn uzatajn de Smith. Ekspluatante la duflankan bazon de la migradoj establitan de la Monda Banko, la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), li kalkulas, ke la afrikanoj kaj siaj idoj konsistigos 3 ĝis 4 % de la eŭropa loĝantaro ĉirkaŭ 2050, « tre malproksime de la timegataj 25 % ».

Héran ne pridiskutas la ideon de « amasa enmigrado » de Afriko ; li simple konsideras, ke ĝi ne okazos antaŭ 2050. Por determini la amplekson de la estontaj afrikaj migradoj, Smith reprenis la grandojn de malnovaj popolmigradoj, aparte la granda transatlantika migrado – dum kiu, en la 19-a jarcento, kvindek milionoj da eŭropanoj instaliĝis en Ameriko – kaj la migrado de Meksikanoj al Usono inter 1970 kaj 2015. Mallaŭdante ĉi tiun nerigoran metodon, Héran obĵetas : « Se oni pozicias la indicon de homa disvolvo sur skalo de 1 ĝis 10, la plimulto de la subsaharaj landoj situas ĉe 1, dum Meksiko situas ĉe 6, Francujo ĉe 9 kaj Usono ĉe 10. La migradoj de nivelo 6 al nivelo 10 estas amasaj (25 milionoj da homoj en la koncernaj diasporoj) same tiel, kiel tiuj, kiuj iras de nivelo 1 al niveloj 9 kaj 10 estas limigitaj (malpli ol 2,3 milionoj). Sed kiu povas kredi, ke en 2050 subsahara Afriko estos akcelinta sian disvolvadon kaj estos atinginta la relativan aktualan pozicion de Meksiko ? » Dirite alimaniere, dum la tri venontaj jardekoj, Afriko estos ankoraŭ tro malriĉa por ekmigri.

La junularo forlasita

Preter siaj diverĝoj, Smith kaj Héran do kundividas saman diagnozon : la loĝantaroj de la tre malriĉaj landoj malmulte moviĝas, kaj la ekonomia evoluado, anstataŭ bremsi elmigradon, instigas ĝin. « Vi frakasas unu el niaj plej solidaj certecoj », diras Alain Finkielkraut intervjuante la unuan [5]. La filozofo ŝajnas tiam malkovri fenomenon firme establitan de 1971. Antaŭ tiu dato regis modelo tiel nomata « novklasika » : oni konsideris, ke ĉiu alproksimiĝo de ekonomia nivelo inter la ekir-lando kaj la alven-lando mekanike generis malkreskon de la migro-fluoj. Tiu skemo estis poste kontestata de la geografo Wilbur Zelinsky, kiu, la unuan fojon, proponis la hipotezon de « transiro en la moviĝemo », nun pli ofte nomata « migra transiro », en kiu li distingas plurajn etapojn [6]. Laŭgrade kiam la tre malriĉaj landoj evoluas, ilia mortindico kaj aparte infana mortindico falas ; la loĝantaro juniĝas kaj la migrado kreskas. Kiam alta nivelo de riĉaĵo estas atingita, la foriroj de loĝantoj malpliiĝas kaj la alvenoj de eksterlandanoj kreskas – krom okaze de esceptaj cirkonstancoj (milito, ekonomia katastrofo, politika krizo…), kiuj povas radikale ŝanĝi la situacion.

De kvardek jaroj multaj kazo-studoj konfirmis tiun modelon. Antaŭe elmigro-landoj, Italujo, Hispanujo, Grekujo, Irlando, SudKoreujo, kaj ankaŭ Tajvano finis tiun ciklon kaj fariĝis enmigrad-landoj. Aliaj, kiel Turkujo, Barato, Ĉinujo aŭ Maroko, povus okazigi tiun baskuladon en la venontaj jardekoj. Pli ĝenerale, la ekonomikistoj Michael Clemens kaj Hannah Postel konstatis, ke, inter 1960 kaj 2010 la procento de elmigrantoj kreskis en 67 el la 71 ŝtatoj, kiuj pasis de la statuso « lando kun malalta enspezo » al la statuso « lando kun mezaj enspezoj » [7]. La fenomeno estas tiom ripetata, sendepende de la lokoj kaj de la epokoj, ke ĝi aspektas preskaŭ natura. Krom se Afriko estas escepto, la ekonomia kresko povos do estigi tie rimarkindan kreskon de elmigrado, aparte en la subsahara parto. « Kun la helpo por evoluado, pri kiu oni opiniis, ke ĝi estas la taŭga rimedo por fiksi hejme la afrikanojn kaj kiu estas ofte citita, la riĉaj landoj « pafas kuglon en sian piedon » panike diras Finkielkraut.

Por klarigi tiun fenomenon, la esploristoj proponis plurajn hipotezojn. Unu el ili, la sola retenita de Smith kaj la plej ofte citita, koncernas la malrigidigon de la financa trudo. Elmigri kostas ; necesas pagi la vizon, la vojaĝon, la instaliĝo-kostojn, jen bremsilo por la plej malriĉaj familioj. La kresko de la enspezoj mekanike ebligas al kreskanta nombro da individuoj disponi pri la necesaj sumoj por ĵeti sin en la migran aventuron ; la nombro de la elmigro- kandidatoj estas des pli granda, ke la proporcio de junuloj kreskas.

Manko de mono ja povas malhelpi migro-projekton, sed necesas ankaŭ sin demandi kial iuj volas forlasi plene kreskantan landon. La respondo de la esploristoj estas simpla : en la plej malriĉaj landoj, la ekonomia disvolvado ne estas sinonimo de prospero por ĉiuj. La altiĝo de la agrokultura produktiveco transformas la kamparan mondon kaj forlasas abundan laborforton, ofte junan, pli kaj pli edukitan, kiun la emerĝa industria kaj urba ekonomio ne sukcesas sorbi per oferto de sufiĉa nombro da kvalifikitaj dungoj. Blokitaj en la kamparo aŭ ĉe la rando de urboj, la forlasitoj estas preterpasitaj de tiuj, kiuj sukcesis akiri bonan situacion kaj povas ĝui la plezuron de konsumado. En kunteksto de pli bona aliro al informado, tiu diferenco nutras deziron serĉi pli bonan vivon aliloke, deziron, kiun la kresko de enspezoj ebligas satigi.

En multaj okazoj, de nun, la ekonomia evoluo asociiĝas kun la starigo de liber-merkato, kies efiko al la loĝantaro-migrado estis amplekse demonstrita. Meksiko estas ĉi-rilate tipa kazo. Subskribita en 1992, la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (angle : North American Free Trade Agreement, NAFTA) estis prezentita al la loĝantaro kiel rimedo por redukti la migro-fluojn. « La meksikanoj ne plu bezonos migri norden por trovi laboron, ĝin ili povos trovi ĉi tie », tiam promesis la prezidanto Carlos Salinas de Gortari [8]. Siaflanke, la ekonomikisto Philip L. Martin jam antaŭanoncis la malan efikon [9] kaj la sekvo pravigis lin. Liberigita de la doganbariloj, Usono inundis sian najbaron per subvenciata maizo, venanta de la intensiva agrokulturo. La prezo-malaltiĝo malstabiligis la kamparan ekonomion, elĵetante surstraten milionojn da kamparanoj, kiuj trovis laboron nek surloke, nek en la novaj fabrikoj instalitaj ĉe la landlimo. En malpli ol dek jaroj, la nombro de meksikaj eksterleĝaj migrintoj en Usono kreskis 144 %, transpasante de 4,8 milionoj en 1993 ĝis 11,7 milionoj en 2002. Subskribinte en 2014 liberkomercajn interkonsentojn kun trideko da afrikaj landoj, la Eŭropa Unio tiel povus kontribui al la enmigrado, kiun ĝi pretendas kontraŭbatali.

Neniam Smith elvokas la malegalecan karakteron de la ekonomia kresko, la efikojn de la merkat-logikoj, la procezojn de kapital-akumulado kaj akaparo de teroj fare de la grandaj bienuloj, kiuj detruas la kamparanan ekonomion enkondukante la salajran laboron [10]. Se ĉiuj studoj pri la migrada stadio rezultigas la saman rezulton, estas verŝajne ĉar ili ĉiuj observas la saman tipon de disvolvado, bazitan ne sur la strebo al laboro por ĉiuj kaj al redukto de malegalecoj, sed sur liberkomerco, privatigoj, fleksebleco de la labormerkato, maksimumigo de la « komparaj avantaĝoj » por altiri la rektajn eksterlandajn investojn (en la angla : Foreign Direct Investment (FDI))

Reale, ne la disvolvado kaŭzas elmigradon, sed ja la malkongruo inter dungofertoj kaj dungopetoj, aparte por la junuloj. « Ĉiuj donitaĵoj indikas, ke streĉa dungomerkato en la elirolandoj malpliigas la forirojn [11] », substrekas la ekonomikisto Robert Lucas, dum Clemens kaj Postel precizigas : « Estas sendube negativa rilato inter la dungoproporcio de la junuloj kaj la elmigrado. La migro-kvoto en la landoj, kies dungoproporcio de la junularo superas 90 %, estas duono de tiu de la landoj kie nur 70 % de la junuloj havas laboron [12]. » Atentigante, ke oni ne konfuzu korelacion kaj kaŭzecon, la profesoro Hein de Haas fine substrekas, ke vigla demografio ne mekanike estigas fortan elmigradon. « Homoj ne migras pro la demografia kresko, li memorigas. Ili migras nur se la kreskon de la loĝantaro akompanas malrapida ekonomia kresko kaj forta senlaborula proporcio. (…) Kiam forta demografia kresko koincidas kun forta ekonomia kresko, tiel, kiel en la plimultaj petrolaj monarĥioj de la Golfo, la elmigrado estas malforta [13]. »

Disdivido de la popolaj klasoj

La ideo, ke dekoj da milionoj da afrikanoj, pelitaj de manko de perspektivoj, militoj aŭ la klimat-ŝanĝiĝo, ekmigros, estas hodiaŭ amplekse kundividita sur la Malnova Kontinento. La piroteknikistoj de la identecaj panikoj uzas ĝin por postuli pli da limigoj. « Eŭropo ne estas destinita fariĝi afrika », pravigas sin Finkielkraut. Aliaj postulas, sed kiel konsekvencon de fatalisma konstato, cirkul-liberecon kaj malfermon de la landlimoj. « Estas iluzio pensi, ke oni povos enteni, kaj eĉ pli, ĉesigi la migro-fluojn. (…) En la venontaj jardekoj, la migradoj, memvolaj aŭ truditaj, etendiĝos. Ili atingos niajn marbordojn, kaj nia propra lando havos, same kiel nun, siajn elmigrintojn (riĉajn profesiulojn). La rifuĝintoj pelitaj de militoj kaj klimataj katastrofoj estos pli multnombraj », detaligas ekzemple la « Manifesto por akcepto de la migrantoj » iniciatita de Politis, Regards kaj Mediapart.

Alia vojo, kiun ili ne esploras, estus tamen ebla. Pli kruta, ĝi komenciĝas per kontestado de la dominanta ekonomia sistemo cele igi iliajn sociojn dezireblaj por la loĝantaroj dezirantaj forlasi ilin. Ĉu antaŭvidi por la Sudo destinon faritan el krizoj kaj mizero ne manifestas ian pesimismon ?

Ankaŭ la daŭra amara postsento observata en la akceptolandoj ne estas antaŭskribita. Ĝi naskiĝas en la ĝeneraligita malabundo, la malstabiligo de la sociala protektado, la malfortiĝo de la publikaj servoj, la politika elekto konkurencigi la malriĉulojn kun la pli malriĉaj, la publikan sektoron kun la privata, la laborantojn kun la emeritoj, minimum-salajrulojn kun senlaboruloj, por akiri monhelpon, socialan loĝejon aŭ lokon en infanvartejo. La alveno de enmigrantoj aspektas tiam kvazaŭ kroma elpremo al riĉofontoj fariĝintaj malabundaj, permesante al la ekstrem-maldekstro uzi sian strategion de disdivido de la popolaj klasoj. « Mi elektas privilegii la francojn ĉar mi opinias, ke ni devas direkti al ili nian nacian solidarecon, kaj la ideo, ke oni akceptas senlogike kaj senrespondece milojn da migrantoj, lasante la senhejmulojn dormi sur la stratoj, naŭzas min », laŭte diras s-ino Le Pen [14]. Ankaŭ tie alia vojo eblas. Ĝi implicas, ne subskribi manifestojn kaj postuli malfermon de la landlimoj dum oni scias, ke tio ne okazos, sed devigi sin al la pacienca politika laboro, kiu donus la regpotencon al forto vere kapabla ŝanĝi la mondfunkciadon.

Benoît BRÉVILLE


La aŭtoro

Benoît BRÉVILLE
Benoît Bréville estas la vicredaktoro de Le Monde Diplomatique.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Kial vi neniam fariĝos ĉino

Por gajni poentojn, legu ĉi tiun artikolon

Tribunaloj por prirabi la ŝtatojn

Islamofobio aŭ proleto-fobio ?



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] Vd. « Embarras de la gauche sur l’immigration », Le Monde diplomatique, aprilo 2017.

[2] Stephen Smith, La Ruée vers l’Europe. La jeune Afrique en route pour le Vieux Continent, Grasset, Parizo, 2018. Krom kontraŭa indiko, la citaĵoj estas eltiritaj el tiu libro.

[3] « La jeunesse africaine est-elle un danger pour l’Europe ? », L’Obs, Parizo, 18-a de februaro 2018.

[4] François Héran, « L’Europe et le spectre des migrations subsahariennes », Population et Sociétés, n-ro 558, Parizo, septembro 2018 ; « Comment se fabrique un oracle », 18—a de septembro 2018, www.laviedesidees.fr

[5] « Répliques », France Culture, 17-a de marto 2018.

[6] Wilbur Zelinsky, « The hypothesis of the mobility transition », Geographical Review, vol.61, n-ro 2, Nov-Jorko, aprilo 1971

[7] Michael A. Clemens kaj Hannah M. Postel, « Can development assistance deter emigration ? », Center for Global Development, Vaŝingtono, DC, februaro 2018.

[8] Carlos Salinas de Gortari, parolado ĉe Massachusetts Institute of Technology (MIT), Kembriĝo (Masaĉuseco), 28-a de majo 1993.

[9] Philip L. Martin, « Trade and migration : The case of Nafta », Asian Pacific Migration Journal, vol. 2, n-ro 3, Thousand Oaks (Kalifornio), septembro 1993.

[10] Douglas S. Massey, « Economic development and international migration in comparative perspective », Population and Development Review, vol.14, n-ro 3, Novjorko, septembro 1988.

[11] Robert E. B. Lucas, International Migration and Economic Development : Lessons from Low-Income Countries, Edward Elgar Publishing, Northampton, 2005.

[12] Michael A. Clemens kaj Hannah M. Postel, « Can development assistance deter emigration ? », cit.

[13] Hein de Haas, « Migration transitions : A theoretical and empirical inquiry into the developmental drivers of international migration », International Migration Institute, universitato de Oksfordo, januaro 2010.

[14] RTL, 16-a de januaro 2017.



Akceptejo >> 1a novembro 2018

Brutala reformo de emeritaj pensioj en Rusio

La malsociala turno de Vladimir Putin


La Rusaj regantoj decidis prokrasti je pluraj jaroj la emeritaĝon. Tiel, meze de grava ekonomia krizo, la registaro elektis protekti la monujon de la grandaj firmaoj, malkaŝante la ĉefgravecon, kiun ĝi donas al interesoj de la ekonomia elito. Tial, la internaciaj sukcesoj de Moskvo ne plu sufiĉas por certigi la popularecon de la prezidanto.



de  CLÉMENT Karine

Meze de junio 2018, dum komenciĝis la futbala mondpokalo, la aprobantoj de drasta reformo de la emeritiĝa sistemo venkis en Rusio. Esperante, ke la sporta entuziasmo preteratentigos ĝin, la ĉefministro Dmitri Medvedev anoncis la decidon de la registaro : la virinoj laboros ĝis 63 jaroj anstataŭ 55, la viroj ĝis 65 anstataŭ 60.

Kvankam S-ro Vladimir Putin pretendis resti ekster tiu debato, lia populareca nivelo falegis de 80% al 63% da aprobaj opinioj. Centoj da protestaj agoj en la tuta lando devigis lin rekte alparoli la loĝantojn en televido. Sensurprize la prezidanto mildigis la leĝprojekton, precipe malaltigante la virinan emeritaĝon ĝis 60 jaroj, kaj li promesis grandan plivalorigon de la pensioj : averaĝe po 1 000 rubloj (13 eŭroj) ĉiun jaron dum ses jaroj.

Sed tiu komunikada manovro nur duone sukcesis. Dum la strataj mobilizadoj forsvenis, la regantaro trafis balotajn malsukcesojn. En septembro, en regionaj balotadoj, kvar kandidatoj (ĉiuj elposteniĝantoj) nomumitaj de Unuiĝinta Rusio, la plimulta partio, devis submetiĝi al dua raŭndo, nekutima fakto en Rusio. En la regionoj de Vladimir kaj Ĥabarovsk, la naciistaj oponantoj (Liberal-Demokrata Partio de Rusio, LDPR) eĉ venkis. Kaj, vidinte la antaŭecon de la komunistoj en la regionoj de Primorje kaj Ĥakasio, la regantaro manovris por nuligi aŭ prokrasti la balotadon.

Kompare kun la politiko en aliaj landoj, la reformo de la Rusia emeritiĝa sistemo ŝokas pro sia amplekso kaj rapideco. De nun ĝis 2029, la laborantoj devos labori kvin pliajn jarojn por ricevi siajn pensiojn, po ses pliaj monatoj ĉiujare. En 1998 ankaŭ la Sud-Korea registaro prokrastis je kvin jaroj la emeritaĝon, sed ĝi planis malpli rapidan evoluon (po tri monatoj ĉiujare). En Germanio kaj Francio, la registaroj plialtigis la emeritaĝon, respektive je unu kaj du jaroj (ĝis 67 kaj 62 jaroj), po unu aŭ du monatoj ĉiujare.

Ĉu por la servo de la "humiluloj" ?

La argumentoj de la apogantoj de tiu reformo similas al tiuj aliloke aŭdataj. Unue : maljuniĝado de la loĝantaro. En 2017, laŭ la oficialaj statistikoj de la ŝtatagentejo Rosstat, estis 36,5 milionoj da emeritoj por 83 milionoj da laborantoj, tio estas 2,3 laborantoj por 1 emerito, kontraŭ 3 por 1 en 2002. Nu, tiu malaltiĝo estas nur portempa, ĉar la perturbita generacio de la jaroj 1990-aj estos baldaŭ kunigita en la laborantaro al tiu, pli multa, naskiĝinta en la jaroj 2000-aj, periodo de forta kresko ekonomia kaj demografia.

Dua demografia argumento : la emeritaĝo ne plialtiĝis de post 1932, dum la vivdaŭro multe plialtiĝis. Laŭ la statistikoj de Rosstat, cititaj de S-ro Medvedev, ĝi estis 35 jaroj komence de la jaroj 1930-aj, kontraŭ 72,7 nun. Uzi kiel referencon epoko kiam la infana mortindico, tre alta, lezis tiun averaĝon ebligas aperigi unu el la plej malaltaj vivdaŭroj de Eŭropo, kiel sukceson... Plie, en 1932, nur malplimulto de maljunuloj ricevis emeritan pension. Tiu lasta estis ĝeneraligita al ĉiuj urbanoj en 1956, kaj al kamparanoj aŭ sovkozaj laboristoj en 1967. Tiam novnaskito povis esperi vivi ĝis 69,3 jaroj, nur tri jaroj malpli ol nun. En 2018 la viroj, precipe, devas maltrankviliĝi : ilia nuna vivdaŭro (66,5 jaroj, kontraŭ 77 por virinoj) superas nur je unu jaro kaj duono la aĝon, kiam ili povos ricevi pension.

La liberalaj ekonomikistoj obĵetas : ne gravas la esperata vivdaŭro de novnaskitoj, gravas la nombro de jaroj, dum kiuj la emeritoj vivos. Esploro farita de Lernejo pri Alta Studoj en Ekonomia Scienco [1], ofte citata de ĵurnalistoj kaj subtenantoj de la reformo, asertas, ke la homoj atingintaj la emeritaĝon, eĉ prokrastitan, povas esperi plu vivi de 13,4 jaroj (por viroj) ĝis 21,7 jaroj (por virinoj). Tamen la demografo Anatoli Viŝnevski rimarkigas, ke tiu valoro fakte apenaŭ plialtiĝis depost la jaroj 1960-aj, kaj ĝi povas malaltiĝi okaze de plilongigo de la laborperiodo [2].

Alia problemo ofte menciita : la socia rolo, kiun kutime ludis la virinoj elirintaj el laborantaro 55 jaraĝe. Laŭ la sociologo Elena Zdravomislova, la plej junaj inter ili apartenas al "sandviĉa generacio" [3], kiu havas duoblan ĉarniran rolon : ili prizorgas samtempe la genepojn, por ebligi laboron al junuloj, kaj la maljunajn gepatrojn, pri kiuj la ŝtatstrukturoj ne vere okupiĝas. Kiujn aliajn solvojn la registaro proponas por faciligi la profesian vivon de patrinoj de junaj infanoj, kaj plie por varti la plejaĝulojn ?

Poste aŭdeblas la ekonomia argumento : pli longe labori ebligas plialtigi la nivelon de pensioj, kiun la subtenantoj de la reformo kaj la kontraŭantoj opinias nesufiĉa. Nun la averaĝa pensio estas 13 300 rubloj (ĉirkaŭ 175 eŭroj), tio estas 34% de la averaĝa salajro. Konsekvence, 44% de la viroj kaj 66% de la virinoj plu laboras post kiam ili ekakiris sian pension [4]. Tiu agmaniero jam ekzistis en Sovetunio je samnivela proporcio, sed la emeritoj tiam profitis de pli bona socia nivelo - en 1976 la akiritaj pensioj estis 52% de la averaĝa salajro [5] , kaj de malpli kosta sansistemo.

La virinoj ĵus emeritiĝintaj daŭre laboras precipe en sektoroj kutime "virinecaj" kaj subpagataj, kiel instruistoj en elementaj lernejoj aŭ en malsanulejoj, sociaj kaj kulturaj servoj. La viroj akceptas "laboretojn" malbone pagatajn. En sia televida parolado, S-ro Putin promesis averaĝan pension je 20 000 rubloj antaŭ 2024. Promeso malpli malavara ol ĝia aspekto : se inflacio daŭre konservas la ritmon konstatitan de ses jaroj, tiu altiĝo ebligos nur kompensi la perdon de aĉetpovo...

La Rusa prezidanto profitas de bildo de ŝtatista reganto deziranta restarigi la vertikalecon de la potenco. Dum liaj du unuaj mandatoj (2000-2008), la registaro reprenis la regadon de strategiaj sektoroj kaperitaj de oligarkoj, ĉefe tiu de hidrokarbonoj, kaj la sekva reveno de ekonomia kresko denove ebligis regule pagi salajrojn kaj pensiojn. Ĉio tio firmigis la popularecon de S-ro Putin en la malalta kaj meza klasoj, tiuj "humiluloj", kiujn li ŝatas laŭdi. Tamen, multaj observantoj neglektas la fakton, ke tuj post sia instaliĝo en Kremlo, li komencis "modernigi" la socian ŝtaton, bremsi la publikajn elspezojn kaj starigi impostojn favorajn al entreprenoj kaj altaj enspezoj. Li starigis unikan enspezimpostan procenton je 13% (2001), reformis la sistemojn por sano kaj edukado submetinte la malpliigitajn ŝtatajn subvenciojn al kriterioj pri efikeco kaj rendimento (2006-2012), kaj decidigis novan laborjuron, kiu kliniĝas favore al la mastraro (2002).

La emeritiĝa sistemo ne estis indulgita. En 2002, la registaro starigas gradmalkreskan kotizsistemon aparte maljustan, daŭre validan : la giganta plejmulto pagas 22% el sia malneta salajro al la ŝtata pensikaso, sed tiuj, kiuj enspezas pli ol 67 900 rublojn (900 eŭrojn) en 2018, tio estas proksimume la 15% plej pagataj salajruloj, kotizas nur 10% preter tiu sojlo. La saman jaron, la regantoj aldonas al la ekzistanta strukturo sistemon de deviga kapitaliga sistemo. De nun, 6% de la emeritiĝaj kotizoj nutras ne la pensikason kaj la financadon de la nunaj pensioj, sed financajn perantojn aŭ privatajn pensifondusojn.

En 2005, unua sablero enŝoviĝis en la reforman dentoradon. Protesta movado senprecedenca en postsoveta Rusio oponas la "monigon de socialaj avantaĝoj", kiu celas malpliigi la senpagajn socialajn servojn (transportoj, flegadoj, ktp...) donatajn al tre granda parto de la loĝantaro. La registaro devis retropaŝi. Faciligitaj de la ega plialtiĝo de la prezo de hidrokarbonoj, iuj brue anoncitaj decidoj helpis trankviliĝon, ĉefe la starigo de porpatrina kapitalo, grava subvencio pagata al patrinoj ekde la dua infano, kaj la lanĉo de federaciaj programoj en edukado, sano, kaj loĝado. Ĉi lastaj kuniras en la komenco kun pli bonaj salajroj por instruistoj, flegistoj, kaj kun pli alta ŝtata financado por renovigo de loĝdomoj.

La ekonomia krizo de 2008 ĉesigis tiun politikon. Poste, la recesio, kiu trafis Rusion en 2014 pro falo de la petrolkurzo kaj okcidentaj punoj ligitaj al la aneksado de Krimeo, devigis la registaron relanĉi sian politikon de buĝeta malabundo unue forigante elspezojn socialajn, edukadajn, sansistemajn. Abundo de helpo kaj impostkreditoj estas konsentataj al la plej grandaj firmaoj, ĉefe petrolkompanioj, kvankam jam la plej profitdonaj [6], dum la miliarduloj al kiuj la okcidentaj punoj malpermesas viziti la Okcidenton, tio estas tiuj, kiuj apartenas al la proksimularo de S-ro Putin, ricevas impostrabaton [7]. Laŭ la kontrevizora kortumo, tiuj impostavantaĝoj konsistas en enspeza perdo de 11 000 miliardoj da rubloj (145 miliardoj da eŭroj) por la federacia buĝeto, kies enspezoj por la jaro 2018 fakte limiĝos je 15 000 miliardoj da rubloj (200 miliardoj da eŭroj) [8].

Plialtigo de aldonvalora imposto (AVI) de 18% ĝis 20%, anoncita plialtigo de la procento, daŭre unika, de la enspezimposto : la kurantaj reformoj pli kaj pli fortigas la tendencon al malaltigo de la kotizoj kaj impostoj pri la kapitalo kaj plialtigo de la impostoj pri la laborenspezoj, precipe por la plej malaltaj salajroj. La regantaro ordonas al la loĝantaro fordoni oferaĵojn je la nomo de la internacia prestiĝo de Rusio. Tamen aliaj financaj fontoj ebligus konservi la nunan emeritaĝon kaj plialtigi la pensiojn, des pli en lando en kiu ili pezas nur 7% de la malneta enlanda produkto (MEP), kontraŭ 14% en Francio, Portugalio, aŭ Aŭstrio. La kontrevizora kortumo rekomendas limigi la esceptojn permesitajn al grandaj publikaj firmaoj dezirantaj malpliigi la dividendojn, kiujn ili pagas al la buĝeto de la akciposedanta ŝtato. Estas ja bona kialo : tiuj enspezoj estis kvaroniĝintaj en 2017, jaro kiam ili estis 667,6 miliardoj da rubloj (9,5 miliardoj da eŭroj). Ĉefa proparolanto de la socialaj movadoj en Dumao, la deputito Oleg Ŝein (pli maldekstra ol la centrodekstra partio Justa Rusio, kiu proponis lin) postulas lukton kontraŭ impostaj esceptoj, unikan kotiztabulon, kaj punajn decidojn kontraŭ la entreprenoj, kiuj fraŭdas aŭ kaŝas al impostofico la veran nombron de dungitoj. Laŭ taksado preskaŭ tridek milionoj da homoj estas kaŝe dungitaj.

Dum la realaj enspezoj de la loĝantaro falegis je ĉirkaŭ 10% depost 2014 [9], la registaro preferas protekti la bonan financan staton de la grandaj riĉuloj. Kvankam la promulgo de la leĝo malmobilizis la oponantojn, la registaro ne eliras senvunda el tio. "La alvoko al la "tradiciaj valoroj de la plimulto" kaj al la "spirita unio" por unuigi la socion ĉirkaŭ ĝia naciestro neniel helpas, kiam temas pri tia malpopulara decido", rimarkigas Ilja Budrajtskis, historiisto kaj maldekstra politika aganto. Por multaj subtenantoj de S-ro Putin, allogitaj ĝis nun de lia bildo kiel protektanto de la popolo, jen farita pruvo : la interesoj de la klasoj malaltaj kaj mezaj ne pezas kontraŭ tiuj de la ekonomia kaj financa elitaroj. Tial, la somero 2018 markas la finon de la eŭforio, kiu sekvis la aneksadon de Krimeo.

Karine CLÉMENT


La aŭtoro

CLÉMENT Karine
Sociologo.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Thierry TAILHADES
el la franca

[1] "La demografia situacio de plialtiĝo de emeritaĝo" (ruslingve), Higher School of Economics, Moskvo, 28-a de junio 2018, www.hse.ru

[2] "La plialtiĝo de emeritaĝo : demografiaj argumentoj kaj kontraŭargumentoj" (ruslingve), Demoscope Weekly, n° 775-776, 18-a de junio-31-a de julio, www.demoscope.ru

[3] The vilage, 8-a de marto 2018, www.the-village.ru

[4] Rosstat, Moskvo, 2016.

[5] Hélène Yvert-Jalu, "les personnes agées en Union Soviétique", Population, N°6, Parizo, novembro-decembro 1985.

[6] Novye Izvestia, Moskvo, 6-a de septembro 2018, www.newizv.ru

[7] RBK TV, 17-a de marto 2017, www.rbc.ru

[8] Konkludoj de la kontrevizora kortumo de Rusia federacio pri la efektivigo de la ĝenerala buĝeto de la jaro 2017, www.ach.gov.ru

[9] "La sociala kaj ekonomia situacio de Rusio" (ruslingve), Rosstat, 2018.


Akceptejo >> 1a novembro 2018

Ĉielheliĝo en Azio


de  Serge HALIMI

EKZISTAS lando kie, malsame ol tio, kio okazas en Brazilo, la justico persekutas konservativajn prezidintojn, kondamnas ili pro fraŭdo kaj sendas ilin en malliberejon. Kie dekstruloj, ekstremdekstruloj kaj protestantaj fundamentistoj sentas sin perfiditaj de s-ro Donald Trump. Kie, anstataŭ ataki traktaton pri atoma malarmado, kiel kun Irano, aŭ trakton pri mezdistancaj raketoj, kiel kun Ruslando, la prezidanto de Usono ŝajnas voli solvi konflikton, kiun neniu el liaj antaŭuloj kapablis ĉesigi, ankaŭ ne la lasta, tamen Nobel-premiito pri paco.

Certe la afero okazas en la Ekstrem-Oriento, certe ĝi estas tro komplika por taŭgi por la granda unuflanka rakontado, kiu formas kaj misformas nian rigardon al la mondo. Tamen, dum la situacio de la planedo estas tiom malluma, la volisma kaj optimisma parolado de la sud-korea prezidanto Moon Jae-in ja devus esti rimarkita. La 26-an de Septembro 2018, en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro [1], li eldiris : “Miraklo okazis en la korea duoninsulo”.

Ĉu miraklo ? Ĉiukaze kompleta returniĝo. Neniu forgesis la furiozajn tvitojn, kiujn antaŭ nur jaro s-ro Trump kaj la nord-korea prezidanto interŝanĝis — „fajron kaj furoron”, la atoman “grandan butonon” ktp. La ambasadorino de Usono ĉe la UN, s-ino Nikki Haley, eĉ konfesis, ke la 2-an de Septembro 2017, por premi Pekinon fari ion ĉe sia najbaro kaj aliancano, ŝi minacis sian ĉinan kolegon per usona invado al Nord-Koreujo. De tiam s-ro Trump salutas la “kuraĝon” de la prezidanto Kim Jong-un, “amiko”. Kaj dum respublikana mitingo li eĉ asertis, ke li sentas por li “amon” !

La koreoj, en la nordo same kiel en la sudo, uzas tiun situacion por progresi per rapidmarŝo : la sud-korea dekstrularo dispeciĝis ; la reĝimo de Pjongjango ŝajnas doni prioritaton al la ekonomia disvolvado de la lando. Kalumniata de la demokratoj kaj de la usonaj komunikiloj pro lia proksimiĝo, kiun ili opinias malprudenta, kun Nord-Koreujo, la Blanka Domo ne emas koncedi, ke la memdeklarita majstro de la “arto de la deal” estis superruzita de iu pli ruza ol li. Ĉiukaze, se Usono decidus reveni al la “fajro” kaj al la “furiozo”, tiam la rapida malboniĝo de ĝiaj rilatoj kun Ĉinujo kaj Ruslando preskaŭ malpermesus al Moskvo kaj al Pekino sekvi Vaŝingtonon.

En tiu ĝenerala situacio la atoma malarmado de Koreujo ne devas fariĝi antaŭkondiĉo por realigi aliajn partojn de la intertraktado : ambaŭflanka suspendo de la militaj manovroj, nuligo de la ekonomiaj sankcioj, pactraktato, ĉar Pjongjango nenian rezignos pri sia viv-asekuro sen solidaj garantioj : S-ro Trump ne estas eterna, la mildeco de liaj sentoj ankaŭ ne … Jen kroma kialo, eĉ se paradoksa, esti optimisma pri la regulado en la venontaj monatoj de konflikto, kiu daŭras jam tri-kvaronan jarcenton.

Serge HALIMI.


La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Esprimo sinonima, sed pli trafa, al “Unuiĝintaj Nacioj”. -vl



Akceptejo >> 1a novembro 2018

Germanujo - Kiel la spartakismo estis detruita


de  William IRIGOYEN

EN LA UNUAJ tagoj de 2018 la radikala maldekstrularo honoris sur la stratoj de Berlino Rozon Luksemburgon kaj Karlon Libkneĥton, kiel ĝi faras ĉiujare en la kadro de memorado pri la 15-a de Januaro 1010, kiam tiuj du gvidantoj de la Spartako-Ligo estis murditaj de liberaj korpusoj, la armitaj helptrupoj de la regantaj socialdemokratoj decidintaj dispremi la revoluciajn movadojn tra la lando. Antaŭ la centjariĝo de tiu okazaĵo pluraj eŭropaj intelektuloj studas la pensadon de Rozo Luksemburgo. [1] En kolektaĵo de dudek kontribuaĵoj, inter ili tiuj de la filozofo André Tosel, kiun la verko honoras, Michael Löwy kaj Pierre Musso, la filozofino Marie-Claire Caloz-Tschopp, kunordiginto de la verko, interesiĝas pri la teorio de la “bumeranga efiko” trudita de la imperiismo kaj kiu troviĝas “en la ekspansiisma logiko de la kapitalismo kiu, post alporti « siajn konvulsiojn al la nekapitalismaj popoloj », revenas al sia origino kaj tie trudas la novan « ekzistad-manieron »”. la historiisto Jean-Numa Ducange parolas ĉefe pri la “politika radikaleco” de tiu pensado “kun liberecana aŭ kontraŭaŭtoritata fono, kiun frakcio de la radikala maldekstro ĝis hodiaŭ deklaras sia.” Tiu ĉi doktrina specifeco klarigas la disopiniojn inter Rozo Luksemburgo kaj Lenino kiu, laŭ Tosel, [por Rozo Luksemburgo, -vl] “havis multe tro dogmecan koncepton de la partio”. Lenino “ne vere respondis al la postulo de demokratio, kiun ŝi formulis, nome kiam ŝi diris, ke ne ne ekzistas libereco, se ne estas libereco por ĉiuj, kiuj ne pensas kiel ni […].” La malkonsento eĉ pli montriĝas eĉ pri la konsilantaroj (sovetoj laŭ la rusa), kiuj, laŭ la luksemburganoj, por kiuj gravas la memmastrumado de la amasoj, estas konsiderataj kiel [“la « embrioj » de la novaj politikaj institucioj kaj de nova formo de regado, kiu celas eviti, ke la establita potenco forigu la konstituciigan potencon el la scenejo”.

Sed ĉu eblas, ke du pilieroj ekzistas por dividita revolucia potenco, en la koncerna okazo la konsilantaroj kaj registaro dominata de la socialdemokratoj ? Kelkaj germanaj subŝtatoj tre frue vetis pri tio, klarigas la universitatanino Cécile Poncet en alia kolektiva verko [2] : “Matene de la 8-a de Novembro 1918 la bavaroj tiel la unuaj leviĝis (…) kiel gecivitanoj de « libera ŝtato », regata unuflanke de koalicia registaro (…) kaj aliflanke de konsilantaroj de soldatoj, laboristoj kaj kampuloj” En la unuaj semajnoj aperis novaj rajtoj (voĉdonrajto por virinoj, okhora labortago, eligo de la instrusistemo el la regado de la eklezio). En Aprilo de 1919 la konsilantaro de Bavarujo provis perforte trudi sian solan regionan aŭtoritaton. Ĝi estis rapide disbatita de la centra registaro.

Tiu malvenko anoncis la finon de larĝa emancipa movado naskita en Kiel, en norda Germanujo. Fine de Oktobro 1918 marsoldatoj tie ribelis. Ili rifuzis fari lastan batalon kontraŭ la angla militŝiparo. Ili sciis, ke batali kontraŭ la britoj signifis ilian mortkondamnon, ĉar la milito estis jam perdita. [3] La historiisto Martin Rackwitz pritraktas detale ĉiun epizodon de tiu ribelo konsiderata kiel la vera eksplodilo de pli ampleksa kontest-movado, kiu kondukis al la abdiko de Vilhelmo la 2-a kaj krome al la politika fino de la Hohencola dinastio.

Kiel ironio de la historio, tiuj malkontentaj soldatoj, kiu rifuzis la anarĥion, “sed volis socialan respublikon” [4] konfidis al Gustav Noske. Tiu socialdemokrata deputito kun dekstra linio estis sendita surloken por trankviligi. Certe li evitis sangelverŝon de la havenurbo, sed li restas tiu, kiu poste dispremigis la spartakistan revolucion en Berlino. Simbolo de sekreta interkonsento inter parto de tiu “maldekstro” kaj la fortoj de la reakcio.

William IRIGOYEN.


La aŭtoro

William IRIGOYEN
Ĵurnalisto.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

La Germanaj Social-Demokratoj sen kompaso



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Marie-Claire Caloz-Tschopp, Romain Felli kaj Antoine Chollet (sub la dir. de), Rosa Luxemburg, Antonio Gramsci, aktualaj, Kimé, Parizo, 2018, 392 paĝoj, 29 eŭroj.

[2] Alexandre Dupeyrix kaj Gérard Raulet (sub la dir. de), Allemagne 1917-1923. Le difficile passage de l’Empire à la république, Éditions de la Maison des sciences de l’homme, Parizo, 2018, 165 paĝoj, 19 eŭroj.

[3] Martin Rackwitz, Kiel 1918. Revolution — Aufbruch zu Demokratie und Republik [Kiel 1918. Revolucio — ekiro al demokratio kaj respubliko]. Wachholtz, Kiel, 2018, 302 paĝoj, 19,90 eŭroj.

[4] La franclingva tekstero estis tradukita de la aŭtoro.


Akceptejo >> 1a novembro 2018

La kaŭzoj de renversiĝo - Ĉu Brazilo estas faŝisma ?


La elektoj de Oktobro 2018 en Brazilo estis stampitaj de la venko de s-ro Jair Bolsonaro kaj de lia ekstremdekstra grupo, la Socialliberala Partio de Brazilo (PSL). Kontraŭ virinoj, kontraŭ samseksamuloj, rasisto, ĉirkaŭata de tiuj, kiuj favoras revenon de la militistoj en la potencon, s-ro Bolsonaro enkarnigas politikan tendencon, kiu en Latinameriko ekde la fino de la diktatorecoj restis diskreta.



de  Renaud LAMBERT

ANKORAŬ antaŭ kelkaj monatoj Brazilo estis survoje al maldekstriĝo. Ĉio indikis, ke s-ro Luiz Inácio da Silva (Partio de la laboristoj, PT) facile venkos en la prezidant-elektoj de Oktobro 2018. Kun 40 elcentoj de la voĉdon-intencoj la prezidinto ĝuis komfortan antaŭecon antaŭ siaj rivaloj, eĉ en la kunteksto de ŝanĝiĝemo kiu komplikigis la taksadojn. Kondamnita pro korupto sekve al dubinda proceso — stampita de severeco, kiun la justico ŝparis al la dekstraj gvidantoj [1] —, “Lula” la 11-an de Septembro 2018 do devis rezigni pri sia kandidatiĝo. Poste, ekstremdekstra deputito, kiu proponas purigi la landon el la komunismo kaj restarigi la ordon, aperis kiel la fortulo de la kvina plej loĝata lando de la planedo. Ĉu la brazilanoj do fariĝis faŝistoj en kelkaj semajnoj ?

Malmultaj homoj konis la ekziston de s-ro Jair Bolsonaro (Socialliberala Partio, PSL) antaŭ la elektokampanjo de 2018. Liaj seksistaj spritaĵoj,tiuj kontraŭ samseksamuloj kaj favoraj al torturo aŭ kiuj bedaŭras la mildecon de Augusto Pinochet estus certe forgesitaj se diritaj de iu el la ĉefartikolistoj dresitaj por funkciigi la profitpumpilon. Sed konsiderataj kiel programo de homo kiu akiris 46 elcentojn de la voĉoj dum la unua baloto de la prezidant-elekto, ili trairis la mondon.

La ekstremdekstraj brazilanoj sendube ekzistas. Sed ĉu ili estas pli ol frakcio de la kvardek naŭ milionoj da homoj kiuj voĉdonis por s-ro Bolsonaro ? Ĉu prefere taksi, kiel Juan Jesús Aznarez, ĉefartikolisto de la hispana ĵurnalo El País, ke la rezulto de la elekto ilustras “la politikan analfabetecon de granda parto de Latinameriko”, regiono loĝata de “milionoj da analfabetoj pri demokratio” ? [2] Per aliaj vortoj, ke la argumentado de tiuj ĉefartikolistoj por klarigi la elekton de s-ro Donald Trump en Usono kaj la decido favore al la briteliro el la Eŭropa Unio en Britujo aplikeblas ankaŭ al la sukceso de s-ro Bolsonaro en Brazilo ?

Tria analizo deiras de la sento de punrestado de multaj brazilanoj. Antaŭ nur kelkaj jaroj ilia lando vekis esperon kaj admiron. Dum la kunveno de la G20 de Aprilo 2009 la usona prezidanto Barack Obama interrompis konversacion por rapidi al “Lula”, kiu ĵus alvenis : “Lin mi admiras : la plej populara politika gvidanto de la mondo !” Kelkajn monatojn poste la brita semajngazeto The Economist celebris la “ekflugon” de Brazilo : impresa leviĝo, simboligita de la ekflugo de la statuo de la Kristo Savinto el la pinto de la monto Korkovado, en Rio-de-Ĵanejro.

Dum la gazetaro laŭdas la “saĝan” maldekstron de “Lula” — kontraste al tiu, taksata tro “ruĝa”, de la venezuela prezidanto Hugo Chávez —, Braziljo renversis la hierarĥion de la internaciaj rilatoj. En Majo de 2010 Eŭropo malkovris la amplekson de la krizo en Greklando kaj en Irlando. Brazilo siaflanke montris maldecajn ekonomiajn rezultojn, per kiuj ĝi eĉ donis al si la plezuron de venĝo : prunton de 14 miliardoj da dolaroj al la Internacia Mon-Fonduso (IMF). En la sama jaro Braziljo kaj Ankaro ĉirkaŭiris la okcidentajn registarojn kaj atingis interkonsenton kun Teherano pri la irana atomprogramo. Ŝajnis, ke la mondo ŝanĝiĝis kaj ke Brazilo nun ludas unuarangan rolon.

Malpli ol du jarojn poste la lando vekas konsterniĝon. La scenaristoj de la usona serio House of Cards, kun tamen sufiĉe originalaj intrigoj, koncedas ke ili estas preterpasitaj de la kreemo, kiun la brazilaj skandaloj malkaŝas. Tiuj fraŭdoj, kiujn la komunikiloj — transformitaj en forton de opozicio kontraŭ la longan tempon hegemonia PT — pufigis, senkreditigis la politikan sistemon. La perforto de la delegitoj kontraŭ la institucioj speguliĝas en tiu, kiu premas la loĝantaron sur la strato : oni kalkulas mezume po unu murdon en ĉiuj dek minutoj : duonan milionon inter 2006 kaj 2016. En la supera meza klaso oni jam ne nombras la familiojn kiuj forlasis la landon.

Antaŭ la voĉdonado Brazilo troviĝis en ne daŭrigebla stato. Ekde la 2010-aj jaroj la falo de la eksportoj (kvante same kiel valore) kaŭzis gravan recesion. La dekoj da milionoj da homoj, kiujn la politiko de la PT eltiris el la malriĉeco, ne volis refali en ĝin. Dum la “Lula-jaroj” ili gustumis la progreson kaj la esperon, ke kiuj neniu facile rezignas. La oligarĥaro siaflanke, kiu havis internan ŝuldon, kies repagoj forvoras preskaŭ la duonon de la federacia buĝeto, postulis ke oni daŭre kaĵolu ĝin. Pro manko de rimedoj Braziljo ne povis kontentigi tiom kontraŭajn postulojn. La strategio de repacigo de la iama sindikatisto Lula da Silva, kiu ebligis samtempe mildigi la situacion de la kvartalaĉoj kaj ĝojigi la borson, funkciis dum longa tempo.

De sociala urĝo al subprema urĝo

EN 2013, manifestacioj aperis kun postulo de pli da publikaj servoj. Tre rapide la privataj komunikiloj ŝanĝis iliajn motivojn : ili prezentis ilin kiel reagon al la fraŭdoj, kiuj kovris la ĉeftitolojn de la gazetoj. Tiu agado funkciis des pli bone, ke ĝi donis al la mezaj klasoj la eblecon fine esprimi longe prisilentatan plendegon : tiun, ke iliaj ĉiutagaj privilegioj estis ronĝataj de la sociala politiko de la PT. “Necesas kompreni ke, antaŭ nur kelkaj jaroj, la flughavenoj estis lokoj de distingiĝo, klarigas al ni reprezentantino de la burĝaro de San-Paŭlo en 2013. Kun la kresko de la vivnivelo de la plej malriĉaj homoj, la mezaj klasoj devas nun vicostari apud personoj, kiujn ili konsideras almozuloj.” Kaj kion diri pri la decido de la senato, en 2013, doni al la domservistoj la samajn rajtojn kiel al la ceteraj laboristoj ? Neakceptebla humiligo, kiu enkondukis la viruson de klasbatalo en la komfortan universon de la riĉaj klasoj. [3]

En la okuloj de tiu parto de la loĝantaro la korupto ne limiĝas al kontraŭleĝa riĉiĝo de la politikaj gvidantoj : ĝi koncernas ankaŭ la socialajn programojn por la popolaj klasoj, programoj kiuj fariĝis des pli neelteneblaj ke la ekonomia situacio streĉiĝis. Sur la stratoj la sloganoj evoluis. La urĝeco jam ne estis sociala, sed subprema. Oni devis liberigi la landoj el la “komunistoj”, el la reganta PT, kies gvidantoj ŝtelas duoble : unue per plenŝtopado de siaj propraj poŝoj kaj due per dorlotado de la nenifarado de siaj elektantoj.

La ekonomia krizo fariĝis politika, kiam la dekstruloj profitis la situacion en 2016 por eksigi la prezidantinon Dilma Rousseff. La akuzo de korupto estas senbaza, sed la agado funkcias. Enpotenciĝinte sen pasi tra la urnoj, la registaro de s-ro Michel Temer, de la Partio de la Demokratia Movado (PMDB), dekstra), solvis la ekonomian dilemon, al kiu la ŝtato estas alfrontita per tranĉado en la elspezoj, fleksebligante la labormerkaton kaj malaltigante la pensiojn. Lacigita de skandaloj, reganta sen ajna legitimeco, s-ro Temer iom pli senkreditigis la ŝtaton. Lia kvoto de populareco ne superis 3 elcentojn. La jurŝtato malaperis sur la ĉiam pli malsekuraj stratoj ; ŝajnis, ke ĝi jam ne ekzistis en la ministrejoj. Iuj postulas revenon de la militistoj. La politika krizo iom post iom transformiĝis en krizon institucian.

En tia kunteksto nova kandidateco de “Lula” por larĝa koalicio de klasoj estis espero : tiu de reveno de periodo de abundeco de la 2000-aj jaroj, kiam la kresko ebligis dronigi la kontraŭecojn de la socio ; per aliaj vortoj, la ambicio profundigi la junan brazilan demokration sen renversi la ĝisnunan staton. Laŭ la historiisto Fernando López D’Alesandro, tiu projekto povis kalkuli kun la subteno de la plej klarvidaj sektoroj de la mastraro en agordo kun [la prezidinto] Fernando Henrique Cardoso, la PSDB [Partio de la brazila socialdemokrataro] kaj kun parto de la PT, kiu deziris restarigi socialan pakton”. [4] Kaj kiam la mono cirkulas, la korupto — en la koro mem de la brazilaj institucioj [5] — ĝenas malpli. La zumado de la helikopteroj, kiuj transportadis siajn milionulojn de unu nubskrapulo al alia, povas eĉ revigi tiujn, kiuj ĵus aĉetis sian unuan aŭtomobilon. Ĉu tia projekto estis realisma ? Enfermita en ĉelo, s-ro Lula da Silva povos nek defendi nek helpi sian nomumitan heredanton, s-ron Fernando Haddad, por fari tion. La espero kondukis en sakstraton : “La PT sen « Lula », la ideo de nova socia pakto perdas sian fareblon”, konkludas López D’Alesandro.

Barante la vojon al la gvidinto, la tradicia dekstrularo pensis malfermi la vojon al sia prezidanteco. Ĝi pafis en sian propran piedon. Kun la subteno de la justico kaj de la komunikiloj ĝi persvadis la popolon ke la ŝtato havas nur unu funkcion : prirabi ĝin. Nu, la elektantoj komprenis, ke la PT estas la partio malplej korupta. Kvankam ĝia pezo malgrandiĝas (56 seĝoj kontraŭ antaŭe 69), ĝi restas la plej granda partio en la parlamento. La dekstrularo siaflanke kolapsis. La PMDB (fariĝinta MDB), la ĉefa elemento de la plej multaj aliancoj en la Kongreso ekde la reveno de la demokratio en 1985, perdas preskaŭ la duonon de siaj seĝoj (de 66 al 34) . La parlamenta grupo de la PSDB fandiĝis de 54 al 29 deputitoj. En la unua baloto de la prezidant-elektoj la voĉoj por la kandidatoj de la du grandaj konservativaj partioj estis apenaŭ 6 elcentoj.

S-ro Bolsonaro, forte subtenata de la evangeliistoj [6] kaj, por la momento, ne tuŝita de skandaloj, aperis kiel rimedo kontraŭ abomenata sistemo. Egale, ĉu liaj elektantoj aliĝas aŭ ne al liaj ideoj. “En tiu ĉi situacio mi preferas prezidanton kiu estas rasista kaj kontraŭ samseksamuloj ol prezidanton kiu estas ŝtelisto”, [7] koncedas funkciulo demandita de la British Broadcasting Corporation (BBC).

La “solvo” Bolsonaro en ĉiuj punktoj distingiĝas de tiu kiun reprezentas “Lula”. Inter defendo de la ĝisnuna stato kaj la demokratio Bolsonaro jam delonge elektis. En ĉiu etapo lia recepto baziĝas sur jena principo : la plej malfortaj devas fari koncedojn. La defendo de la individua sekureco kaj de la privata proprieto, kiu zorgigas la popolajn klasojn same kiel la aliajn, postulos la oferon de senkulpaj vivoj. La restarigon de la sociaj hierarĥioj, kiu redonas al la superaj tavoloj de la mezaj klasoj iliajn privilegiojn, implicas degradi certajn kategoriojn de la loĝantaro (plej ofte laboristinojn kaj nigrulinojn) al la rango de subalterna plebo. La subtenado al la entreprenoj kondukos ekzemple al tio, ke la ministrejo pri medio estos metita sub la kuratorecon de tiu pri kampkulturo kaj al forlaso de la pariza interkonsento pri la klimato. Kaj la defendo de la merkataj interesoj (kiun garantias la bonaj konsiloj de la eksa bankisto Paulo Guedes, kun kiu s-ro Bolsonaro ŝajnas nun nedisigebla) estos akompanata de la kresko de la malriĉeco kaj de la malegalecoj.

“Malfeliĉe oni vere ŝanĝos la aferojn nur per interna milito, deklaris la ekstremdekstra deputito en 1999. Necesas fari la laboron, kiun la militista reĝimo [1964-1985] rezignis fari : mortigi proksimume tridek mil personojn. Kaj se senkulpuloj mortas, tio estas la prezo pagenda.” [8] En la momento la tankoj ankoraŭ dormas en la kazernoj, kvankam certaj membroj de la PSL, kiun ilia sukceso aŭdacigis, korpe agresis maldekstrulojn, samseksamulojn kaj opoziciulojn. La manovroj de la dekstrularo kaj de la komunikiloj kontraŭ “Lula” tamen ebligis la maleblon : levi la politikon, kiun s-ro Bolsonaro enkarnigas, en la rangon de akceptebla solvo por parto de la lando.

Renaud LAMBERT.


La aŭtoro

Renaud LAMBERT
ĵurnalisto.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Komunikiloj kontraŭ komunikiloj

La brazila Paranao fronte al la « modernigo » de la agrokulturo

Carlos Slim, la tuta oro de Meksikio

Kiel kubanoj vivas



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Vd Anne Vigna, “En Brazilo, la disbranĉiĝoj de la skandalo Odebrecht”, Le Monde diplomatique en Esperanto, Septembro 2017.

[2] Juan Jesús Aznarez, “La solución liberticida”, El País, Madrido, 9-an de Oktobro 2018.

[3] Vd “Au Brésil, la trahison des domestiques”, en : “Travail. Combats et utopies”, Maniére de voir, n-ro 156, Decembro 2017-januaro 2018.

[4] Fernando López D’Alesandro, “Con los días contados”, El País, Madrido, 17-an de Julio 2017.

[5] Vd Lamia Oualalou, “Au Brésil, “trois cents voleurs avec des titres de docteur” Lee MOnde diplomatique, Novembro 2015.

[6] Vd Lamia Oualalou, “Les évangélistes à la conquête du Brésil, Le Monde diplomatique Oktobro 2014.

[7] “Brasil : Por qué voto a Bolsonaro ? « Prefiero un presidente homofóbico o racista a unuo ue sea ladrón”, BBC News Mundo, Londono, 8-an de Oktobro 2018.

[8] Fernanda Trisotto, “O dia que Bolsonaro quis matar FHC, sonegar impostos e declarar guerra civil”, Gazeta do povo, Curitiba, 10-an de Oktobro 2017.



Akceptejo >> 1a novembro 2018

Ideologio kompromitita de la utiligo de potenco

La malsukceso de la islamisma utopio


Movadoj kiuj deziras fari el islamo la solan fonton de la leĝaro ne povis kapti la ŝtatregadon longatempe. Kontraŭbatalataj de absolutismaj reĝimoj kiuj avidas ekspluati religiajn sentojn, ilia reputacio estas makulita de cedoj al politikaj ludoj kaj ilia neglekto elpensi ekonomiajn politikojn akordiĝintajn kun la defioj de iliaj socioj.



de  Hicham2 ALAOUI

Ĝis la krepusko de la Otomana Imperio (1299-1924), kiu estis la lasta granda islama kalifujo [1], islamanoj konstruis sian identecon sur dualeco de la religio kaj la politiko reprezentata de la ummah. Ĉi tiu termino temis pri la komunumo de kredantoj kaj ampleksis la tutan islamon kaj ĝiajn homajn atingojn. Ĝi estis sentempa ensemblo, reprezentanta la pasintecon kaj la estontecon de la islamanoj, space nelimigita kaj senlandlima ĉar ĝi etendiĝis trans la konata mondo. Ĝi estis nek registaro nek teokratio, sed kolektivo de kredo.

Ĉi tiu mondkoncepto draste ŝanĝiĝis kun la leviĝo de la hegemoniaj ambicioj de la Okcidento kaj la falo de la Otomana Imperio, kio estigis la nuligon de la kalifujo fare de la Granda Asembleo de Turkio en 1924. Pere de imperiismo kaj militoj, okcidentaj pensmanieroj tiam profunde penetris en la islaman mondon kaj precipe en la landojn de Mezoriento. La malkreskanta Otomana Imperio importis eŭropajn armeajn modelojn, kaj koloniitaj teritorioj estis asimilitaj en okcidentecan ekonomian produktadon. Eŭropaj juraj tradicioj, strukturitaj ĉirkaŭ precize difinitaj reguloj kaj sistemaj juraj konceptoj, estis aldonitaj al la parolo de islama ŝario (kiu allasis abundon da spaco por adaptoj), kiel la konstitucia spino de la novaj naciŝtatoj. En ĉi tiu nova epoko, la Ummah kaj ia religia kaj politika fluideco cedis la lokon al kodigitaj institucioj kaj teritoriaj limoj.

Varbilo por oponantoj de la okcidenta influo

En la finaj jaroj de la dek-naŭa jarcento, reage al la malfortiĝo de la islama mondo (inhitat) kaj la kreskanta premado de la Okcidento, islamaj pensuloj reinterpretis sian kredon kaj la koranajn tekstojn por revigligi sian religion. Jamal Al-Din Al-Afghani kaj Muhammad Abduh, ekzemple, provis ekzegezon de islamo, rekomendante ke la islama vivo adaptiĝu al la okcidentaj normoj de ekonomia kaj politika moderneco. Ĉi tiuj reformistaj teologoj neniam nomis sin "salafistoj", termino misuzata de okcidentaj scienculoj. Por ili, antaŭ ĉio temis pri religia reformo fare de doktrinaj ŝanĝiĝoj per reveno al la fontoj kiuj estis forlasitaj, kaj per la disvastigo de novaj terminaroj [2].

Provante "savi" islamon, ĉi tiuj reformistoj, partoprenantoj de la politika, kultura kaj religia movado nomata Al-Nahda (la renaskiĝo), pretervole malcentralizis ĝin. La laŭkanonaj veroj de ĉi tiu religio, kaj eĉ pli de la umma, ĉesis esti la devigaj referencopunktoj. Islamo estis juĝata sole laŭ sia kapablo imiti okcidentajn atingojn. La postulon ke la islama religio adaptiĝu al eŭropa referenca sistemo akompanis la kreo de novaj ŝtataj entoj tra la tuta post-otomana Mezoriento. Aperis respublikanaj kaj monarĥaj reĝimoj kiuj ne estis revigliĝoj de islama gvidanteco, sed male kopioj de la militarisma okcidenta despoteco de la dek-naŭa jarcento.

La malcentralizado de islamo disde ĝiaj unuaj normoj postlasis gravan heredaĵon. Ĝis la komenco de la dudeka jarcento, la islama religio estis fariĝinta varbilo por oponantoj de la okcidenta influo kiuj malakceptis planojn pri reformoj kaj adaptadon al moderneco. Ĉi tiu politikigo de islamo transformis la kredon en instrumenton de kontraŭimperiisma lukto. Ĝi ankaŭ instigis novan generacion de aktivuloj konsideri ke islamo ne estas postiĝinta kompare kun la Okcidento, sed male estas kontraŭmodelo kiu liberigos islamanojn el ilia supozata postiĝinteco, kaj protektos ilin kontraŭ la influo de la okcidenta kulturo. Plia motivo, laŭ ili, por studi la sanktajn tekstojn.

Ĉi tiu evoluo naskis islamismon, ideologion kiu miksis la religion kaj la politikon laŭ multe pli forta maniero ol tiu en la klasika islama kanono kiu inspiris ĝin, laŭ ĝia pretendo. Kontraŭe al la fluida rilato inter la religio kaj la politiko kiu ekzistis en la islamo de la unuaj jarcentoj, la islamistaj movadoj, precipe la Islama Frataro de Egiptio, trudis rigidan idealon. Sub ilia standardo, la fideluloj jam ne demandis, kiaj islamanoj ili devus esti ; malakceptante la introspektemajn kaj filozofiajn tradiciojn de la originala islamo, ili devus nur demandi kiel distingi inter la islamano kaj la nekredanto. Kondiĉoj kiel ĝihado (propra spirita strebado, justa militado) kaj takfir ("ekskomuniko"), konceptoj enkadrigitaj en la islama jurisprudenco, estis eltrovitaj kaj reinventitaj por pravigi reziston kaj lukton en dueca mondo karakterizata de la kontraŭstaro inter islamo kaj la Okcidento [3]. Islamistoj jam ne vidis sian religion kiel sentempan kaj senliman enton reprezentantan la tutan suverenecon de Dio kaj lian homan kreitaron. Male, ilia sendubasenca celo fariĝis la kapto de la ŝtata potenco.

La rapidan disvastiĝon de islamismo dum la dua duono de la dudeka jarcento ebligis la malfortiĝo de la rolo de araba naciismo kiel la superrega ideologio. La venko super la araboj dum la milito de 1967 kontraŭ Israelo donis gravan baton al la idealoj de naciismo kaj unuecismo, kaj la irana revolucio de 1979 fine malpromociis ilin al la tria rango ĉe influaj politikaj doktrinoj : la falo de la ŝaho montris ke aktivuloj instigataj de religia kredaro povas venki potencajn absolutismajn reĝimojn subtenatajn de la plej granda okcidenta potenco.

Katastrofa egipta sperto

Hodiaŭ, islamismo ne estas sukcesinta plenumi sian utopian promeson. Krom en kelkaj landoj kiel Tunizio, islamistaj movadoj en la araba mondo estas senefikigitaj aŭ bankrotigitaj. La alĝeria enlanda milito de la 1990-aj jaroj aŭguris la estontajn seniluziiĝojn, kiel tiu, kiu sekvis la "Araban Printempon" de 2011. En Egiptio, la Islama Frataro katastrofe regis la landon antaŭ ol ĝi estis demisiigita de armea puĉo en julio 2013 [4], kiun sekvis senkompata subpremo de ĝiaj membroj. En Irako, Sirio kaj Jemeno, islamistaj fortoj ludis marĝenan rolon en la antaŭenigo de demokratio kaj devis cedi la lokon al la batalo kontraŭ perforta ekstremismo. En Maroko, Jordanio, kaj Kuvajto, la laŭleĝaj islamistaj partioj havis sukcesojn en elektadoj, sed nur en siaj naciaj parlamentoj, kiuj transformas ilin en sendanĝerajn politikajn fortojn sub la ombro de potencaj monarĥioj kiuj ankoraŭ regas per absoluta potenco.

La malsukceso de la islamista modelo manifestiĝis laŭ tri manieroj. Unue, ĝiaj movadoj ne povis elpensi seriozajn sociajn kaj ekonomiajn solvojn kiuj iras preter sloganoj. Proklami ke "islamo estas la solvo kaj la korano estas nia konstitucio" estas neadekvata anstataŭigo por novigado kaj proponoj pri publikaj politikoj destinitaj por solvi la problemojn kiujn absolutismaj reĝimoj ne povis solvi : kreskanta malriĉeco, amasa senlaboreco, malbone funkciantaj sistemoj de edukado kaj endemia korupto. Estas rivele ke la maroka Partio de Justeco kaj Evoluado (PJE) aplikas ekonomiajn strategiojn elpensitajn de teknokratoj kaj truditajn de internaciaj financaj institucioj, ĝuste kiel la egipta Islama Frataro, kiam ili regis. Tio montras, ke la islamista doktrino ne havas teorion de ekonomia produktado kaj, sekve, ne havas vizion pri la rolo kiun la ŝtato devus ludi en la restrukturado de la ekonomio.

Due, islamistaj partioj, krom en Tunizio, ankaŭ neglektis plenumi inkluzivemajn kaj demokratajn politikojn. Jam ne validas la argumento, ke ili neniam ricevis justan ŝancon por regi kaj pruvi sian malfermitecon. En Egiptio, la Islama Frataro ŝajnis obsediĝi pli pri superregado ol pri plurismo, kaj ilia ostracismo kontraŭ nereligiaj agantoj, kiuj favoris civilan ŝtaton, donis al la avide atendanta armeo pretekston por demisiigi prezidanton Mohamed Mursi.

Trie, islamistoj tutmonde montris, ke ili ne tenas sin super politikaj manovroj. Kie ili konsistigis laŭleĝajn opoziciajn grupojn, ili foje faris aliancon kun absolutismaj rondoj, makulante sian reputacion kiel nekonformisman movadon. En Egiptio, post la falo de prezidanto Hosni Mubarak en februaro 2011, la Islama Frataro kultivis rilatojn kun la armeo kaj samtempe malakceptis diskutojn kun ĉiuj aliaj politikaj agantoj. Por la PJE en Maroko, bonaj rilatoj kun la monarĥio - kiu donas al ĝi novajn rimedojn kaj politikan videblecon - pli gravas ol postuli la reformon de la reĝimo. Post kiam ĝi gajnis la parlamentajn elektadojn de 2011, ĝia religia parolo reflektis ĉi tiun subigon antaŭ la reĝa potenco, citante ĝisdatigitajn islamajn principojn kiel nasiha ("konsilo al la reganto") kaj ta’a ("obeemo kiel virto"). Sekve, restriktitaj al la marĝenoj estis la kernaj principoj kiujn ĝi antaŭe rekomendis, kiel la defendo de homaj rajtoj kaj libera sinesprimo. Aldone, la PJE ne povas rekomendi demokratajn ŝanĝiĝojn kaj konstituciajn reformojn dum ĝi ne defias la superan rajton de la suvereno fari juĝdecidojn pri tiuj rajtoj. La hodiaŭa alianco kun la palaco iam povus transformiĝi en aliancon kun la armeo, kaj poste kun la fouloul (subtenantoj de la malnova reĝimo). Kontenta pri sia pozicio kiel aganto en elektadoj, la PJE pasis de la rolo de opozicia partio al tiu de registara partio.

Hodiaŭ, islamistoj estas profunde implikiĝintaj en la geopolitikaj dividoj kaj interkonfesiaj konfliktoj kiuj inundas la araban mondon. Tio plu senkreditigas ilian pretendon, ke ili tenas sin super la ĉiutagaj postuloj de la postkolonia moderneco kaj ke ili defendas sian puran vizion pri prospera sendependeco.

Ŝtata maltoleremo

La kazo de Libano ilustras ĉi tiun problemon. Hizbulaho aperis tie kiel armita filio de la irana revolucio kaj celis esti la avangardo de radikala politika sistemo laŭ ideologia perspektivo ŝijaista. Nelonge post sia fondiĝo, ĝi fariĝis naciisma movado batalanta por liberigi Libanon de okupado fare de la israela armeo. Tiutempe, oni povis rigardi ĝin kiel unu islamistan movadon inter aliaj, kun popola bazo. Hodiaŭ, sub la mecenateco de Irano, Hizbulaho ankoraŭ asertas ke ĝi batalas en la nomo de la libana nacio. Praktike, tamen, ĝi dediĉas sin al batalado en Sirio kontraŭ sunaistaj fortoj el ajna lando [5]. En Sirio, la "Partio de Dio" prenis sur sin la rolon de batalanto sur la batalejo de la apokalipso. Sekve, Hizbulaho ne tiom estas islamista movado zorganta pri la politika kaj ekonomia estonteco de Libano, kiom transnacia ento strebanta por akompani la Mahdion (savanto atendata de islamanoj) sur fremda tero.

Islamistoj ofte pretendas esti viktimoj de okcidenta subpremo aŭ de ekskludo fare de absolutismaj reĝimoj. Sed, samtempe, ili alvokas al la fideluloj kuraci ĉi tiujn malbonojn laŭ truda maniero per la disvastigo de la islamista kredaro por konkeri la politikan potencon. Ĉi tiuj movadoj estas la produkto de la absolutismaj ŝtatoj kiujn ili pretendas kondamni. Kaj ilia teologia parolo pri la demokrata estrado kaj la ekonomia evoluo estas malmultega kompare kun iliaj instigoj pri la devo puni nekredantojn kaj krei la perfektan islaman ŝtaton.

Tunizio estas la sola araba sukceso por islamista estrado - sukceso certe relativa se ni enkalkulas la konjunkturan malhaŭson de la lando, elmigradon, la ĉeeston de ĝihadistoj ktp. En ĉi tiu lando, la movado Ennahda kune kun nereligiaj grupoj kiel la partio Nidaa Tounès, efektive kunlaboras por garantii civilan pacon kaj konservi demokration [6]. Ennahda estas grava islamista forto, kun larĝa popola bazo kaj forta gvidantaro, kaj Nidaa Tounès kaj kelkaj aliaj nereligiaj partioj kombinas maldekstrulajn kaj naciistajn elementojn kaj reprezentantojn de la komercista komunumo, eĉ sen mencii la restaĵojn de la reĝimo de la eloficigita prezidanto Zine El-Abidine Ben Ali.

Sed la tunizia kazo estas la escepto kiu konfirmas la regulon. Ennahda povis sukcesi nur pere de la utiligo de apartaj kondiĉoj kaj foje flankenmetinte sian islamistan orientiĝon. Post januaro 2011, la demokratiigo de Tunizio, kaj la inkluzivo de Ennahda en la politika ludo, profitis de forta internacia subteno sen troa ekstera sintrudo. Antaŭe malpermesita dum jardekoj, la partio de Rached Ghannouchi evoluis per la ensorbado de novaj ideoj ekster la islamista kanono. Ĝiaj venkoj en la parlamentaj elektadoj de 2014 kaj la municipaj elektadoj de 2018 ne estigis ideologian superregadon, sed estis akompanataj de malstreĉiĝo de la religiaj postuloj de la partio rilate al konstituciaj normoj kaj publikaj politikoj. Lerninte apartigi sian religian mesaĝon disde la politika vivo, kaj kunlabori kun neislamistoj, Ennahda iusence sekulariĝis, procezo farita des pli nehaltigebla pro tio, ke ĉiu el ĝiaj malaj provoj renkontis ondon da popola kontraŭstaro. La katastrofa precedenco de la puĉo en Egiptio ankaŭ instigis al kompromisoj kaj prudento.

En Tunizio, islamistoj fine agnoskis ke neniu interpreto de Islamo povas superi elektitajn oficialulojn en la evoluigo de politikoj, ĉu enlandaj ĉu eksterlandaj. Aliflanke, oficialuloj komprenas ke ili ne povas malhelpi la pacan praktikon de la religio, eĉ en la publika sfero. Islamismo tial povas partopreni ĉi tiun duoblan toleremon pri aliaj religioj krom islamo ; sed tio necesigas ke ĝi rezignu siajn plej maltoleremajn postulojn por ke ĉiuj voĉoj povu eldiri siajn opiniojn [</a> Journal (...)" id="nh7">7].

Kvankam malakceptataj de multaj islamistoj, ĉi tiu dinamiko de kompromiso ekzistis jam de la plej fruaj tempoj de la islama civilizacio. Tiu lasta agnoskis ke, malgraŭ tio, ke la koranaj tekstoj estas sanktaj, iliaj interpreto kaj apliko estas homaj agoj kiujn oni devas regule pridemandi, pridebati kaj reinterpreti por favori la inkluzivon de ĉiuj. Estas ĉi tiu dialogo inter la sankta kaj la profana, aŭ la homa kaj la dia, kiu reprezentas la religian kaj politikan dualecon de Islamo - kaj ne la insisto ke oni devas detrui la aliulon.

Se la solvo ne estas en islamismo, kie ĝi estas ? La "Araba Printempo" provizis la malneton de respondo en la formo de demokrataj politikoj, popola suvereneco kaj la postulo por digno. Granda parto de la regiono estas refalinta sub la jugo de absolutismo, kaj evidentiĝis ke islamistoj ne povas ludi la rolon de savantoj. Ilia granda utopio, tiu, kiu promesis saviĝon interŝanĝe por senkondiĉa aliĝo, ne sukcesis. Sed la alia utopio, la demokrata, tiu de la "Araba Printempo", ne triumfis.

La civitanoj de Arabio konservas sian aliĝon al sia kredo, kvankam ili fariĝis "kontraŭklerikalismaj" laŭ la senco ke ili malakceptas la aŭtoritatulojn kiuj pretendas interpreti ĝin. Ili sentas sin fremdaj al la instrumentigo de sankteco kaj la ideo ke iuj figuroj - ekzemple reĝoj -, aŭ iuj politikaj grupoj kiel la islamistoj, aŭ institucioj kiel la instanco de ulemoj (fakuloj pri islama jurisprudenco) nomumitaj de la ŝtato, posedas sanktan statuson kaj meritas obeemon kaj respekton. Ĉi tiu popola malakcepto ne nur signifas ke la heredaĵo de la irana revolucio elĉerpiĝis, sed ankaŭ ke por islamismo la gloraj tagoj finiĝis.

Sekve, por konservi sian regadon, la diversaj reĝimoj ŝanĝis siajn strategiojn. Ili provas plenigi la malplenon kaŭzitan de tri samtempaj premoj demalsupre : unue, la "kontraŭklerikalisma" malakcepto de islamista propagando ; due, la persista deziro por demokrata libereco naskita de la "Araba Printempo" ; fine, la aliĝo al religieco en la ĉiutaga vivo. La reĝimoj tial trudis siajn proprajn interpretojn de moraleco kaj kredo kun multaj lastatempaj ekzemploj en Nord-Afriko kaj Mezoriento, kiel ekzemple la observigo de publika fastado dum Ramadano kaj la loko de virinoj en la socio.

Kiam ili trudas ĉi tiujn sociajn regulojn, aŭtokratioj respondas al pli-malpli nevortigitan konservativismon ĉe kelkaj civitanoj, kaj samtempe subpremas la deziron de gejunuloj por libereco. Sed submetante religiajn spacojn al la ŝtata potenco, ili ripetas la islamistan eraron.

Tiaj intervenoj en la religia sfero havas profundajn longatempajn implicojn, ne nur por la religio sed ankaŭ por la estonteco de demokratio kaj stabileco en la regiono. En multaj kazoj, ŝtatoj bazis siajn eksterlandajn politikojn sur la disvastigo de sia oficiala islamo en aliaj landoj. En Turkio ĝis lastatempe, la Partio de Justeco kaj Evoluado (AKP), reganta ekde 2002, multe dependis de alianco kun la Movado Gülen por firmigi sian potencon kaj eksporti sian vizion de islamismo [8]. Post kiam la AKP proskribis la movadon, prezidanto Recep Tayyip Erdogan fariĝis la centro de la politiko kaj ideologio de la AKP.

La monarĥioj iras laŭ la sama direkto. Sauda Arabio kaj Maroko prezentas du kontraŭajn ekzemplojn. En Sauda Arabio, la amaskomunikiloj amplekse priraportas la ekonomiajn kaj politikajn iniciatojn de kronprinco Mohammed Bin Salman ("MBS"). Sed malpli videble, novaj religiaj restrukturiĝoj ankaŭ okazas. En la pasinteco, alianco inter la Dinastio de Saud kaj la ŭahabismaj ulemoj kun ilia konservativa salafisma ideologio, certigis institucian ekvilibron en la reĝlando : la monarĥio retenis sian politikan superecon kaj sankciis la religian establitaron kiu, interŝanĝe, ĝuis teologian superecon en la jura kampo kaj pri aferoj de la islama doktrino [9].

La nova islama vizio de la sauda reĝimo rompis ĉi tiun ekvilibron. Sub la gvidanteco de la kronprinco, la registaro deziras bridi la ŭahabisman retorikon kaj religiajn juĝojn. Ĉi tiu politiko rememorigas pri la kooptado de la Universitato Al-Azhar fare de la egipta ŝtato en la dudeka jarcento, iniciate de sinsekvaj armeaj diktaturoj. Per la elimino de la aŭtonomeco de la ulemoj, la sauda gvidantaro harmoniigas la islaman parolon kun tiu de la tuta ŝtata aparato. Paradokse, ĉi tiu estas unu el la malmultaj sukcesoj de princo Bin Salman. Liaj provoj modernigi la ekonomion ne progresas, kaj lia politika kaj milita aventurismo en Kataro, Libano kaj Jemeno suferis gravajn regresojn [10]. Kaj la murdo frue en oktobro de la ĵurnalisto Jamal Khashoggi estas kaj terura malobservo de homaj rajtoj kaj fiasko de lia eksterlanda politiko.

Maroko, aliflanke, preferas pli flekseblan metodon en sia alproprigo de la religio fare de la ŝtato. Kiel parto de sia religia diplomatio, ĝi projekcias sian vizion pri islamo laŭ norda-suda akso. La unua celo estas Eŭropo, kie Maroko varbas subtenon per la disvastigo de mesaĝo pri modera islamo kiu povas kontraŭbatali radikalismon kaj terorismon. Ekzemple, Maroko trejnas francajn imamojn. La dua celo estas transformi la marokan reĝlandon en novan centron de ekonomia kaj politika gravito sur la afrika kontinento - kaj tiel ebligi al ĝi rebati la influon de Alĝerio.

La tria celo de la religia diplomatio en Rabato estas pli granda politika regado de la maroka diasporo en Eŭropo. Marokaj religiaj institucioj en Eŭropo administras religiajn aferojn kaj samtempe estas la objekto de intervenoj fare de marokaj konsulejoj kaj ŝtataj sekurecoservoj kiuj provas influi eksterlandajn civitanojn. Sed kvankam bildo de "modereco" estas projekciata eksterlande, ene de la lando mem regas ŝtata maltoleremo. Sub la preteksto protekti la publikan moralon, oficialaj islamaj konsilioj malhelpas religiajn debatojn kaj batalas kontraŭ blasfemo kaj ateismo. Hipokrite, ili ankaŭ subpremas adulton kaj samseksemecon.

Preter ĉi tiuj tri urĝaj celoj, la finfina funkcio de ĉi tiu strategio estas plifortigi la fundamentojn de la tradicia absolutismo. La maroka islamo apogas la konstitucian pozicion de la reĝo en lia rolo kiel la Komandanto de la Fideluloj, la apogeo de la religia aŭtoritato. Sed ĉi tiu institucio, reprezentata de la reĝo, samtempe havas politikan imperativon konservi la antaŭstaton, tio estas teni religiajn agantojn reguligataj kaj fari sendanĝeraj demokratajn movadojn kiuj intencas defii la ŝtaton demalsupre.

Sed ĉiuj ĉi politikaj-religiaj aranĝoj alfrontas tri fundamentajn malhelpojn. Unue, la definitiva demando pri la ekonomio. Se ne estos redistribuo de la riĉeco, sociaj agantoj ne nepre donos sian obeemon. Due, ĉi tiu aranĝo estas mikspoto da religiaj ideoj kuntenataj nur per politika potenco ; ĝi tial estas iam ajn defiebla de movadoj kun kohera kono pri la teologio kaj la historio de Islamo. Ne temas pri sekularigo, sed pri la monopoligo de la religia spaco. Fine, en la kazo de Maroko, ĉi tiu strategio estas fundamente kontraŭdirata de la insisto de Mohamedo la 6-a projekcii propran reputacion netradician kaj modernan.

La ideo mem de "modereco" estas esence aŭtokrateca ĉar ĝi postulas la trudadon de la limoj de la religia parolo. Sed la vera celo devus ne esti modera islamo, sed islamo klera. Kaj klereco bezonas kritikan pensadon, la unuavican malamikon de ĉiuj absolutismoj.


La aŭtoro

Hicham2 ALAOUI
Hicham Alaoui estas vicesploristo ĉe Harvard University (Usono) kaj la aŭtoro de Journal d’un prince banni. Demain, le Maroc, Grasset, Parizo, 2014. Ĉi tiu teksto estas bazita sur (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Mike Leon
el la franca

[1] Ĉiuj notoj estas de la redakcio. Kp. Nabil Mouline, Le Califat. Histoire politique de l’islam, Flammarion, coll. « Champs histoire », Parizo, 2016.

[2] Kp. Mohammed Arkoun, Essais sur la pensée islamique, Maisonneuve et Larose, Parizo, 1973.

[3] Kp.Rudolph Peters, Jihad in Classical and Modern Islam : A Reader, Markus Wiener Publishers, coll. « Princeton Series on the Middle East », Princeton, 1996.

[4] Vidu Alain Gresh, ’En Egiptujo, revolucio en la ombro de la armeo’ , Le Monde diplomatique, aŭgusto 2013.

[5] Vidu Marie Kostrz, ’La Hizbulaho mastro de la libana ludo’ , Le Monde diplomatique, aprilo 2016.

[6] Vidu Pierre Puchot, ’Le consensus pour sortir de la crise’, en ’Le défi tunisien’, Manière de Voir, n-ro 10 aŭgusto-septembro 2018.

[7] Kp. Alfred Stepan, ’ ’Tunisia’s translation and the twin toleration’, Journal of Democracy, vol. 23, no 2, Baltimore, aprilo 2012.

[8] Kp. ekzemple Gabrielle Angey, ’La recomposition de la politique étrangère turque en Afrique subsaharienne. Entre diplomatie publique et acteurs privés’, note de l’institut français des relations internationales, (iFri), Parizo, marto 2014.

[9] Kp. Natana j. delong-Bas, Islam wahabite, Erick Bonnier, coll. ’Encre d’Orient’, Parizo, 2018.

[10] Vidu Gilbert Achcar, ’Au Proche-orient, La stratégie saoudienne dans l’impasse’, Le Monde diplomatique, marto 2018.


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

En Brazilo, la produktado de demagogoj


de  GREENWALD Glenn & POUGY Victor

Ŝajnigante sincerecon, la Brazilaj amaskomunikiloj, justico kaj mastraro lamentas pri la amplekso de korupto. De tri jaroj, ili starigis ĝin, kiel la ĉefan problemon de sia lando. Ilia zorgemo estas tia, ke, en 2016, ili kunigis siajn fortojn, sen atenti la diskonsentajn voĉojn, por subteni la plej drastan rimedon, kiu eblas en demokratio : eksigi la prezidanton, S-inon Dilma Rousseff, elektitan en 2013.

Tiu indigno pri korupto kaj krimo tamen estis nur preteksto por komenci la eksigan proceduron. Sin liberigante de S-ino Rousseff, la aktoroj de tiu malbona filmaĉo donis la regpotencon al veraj krimuloj, homoj kies hontindaĵoj kaj mafiaj fiagoj formetas la buĝetajn neregulaĵojn de la prezidintino al rango de bagatelaĵo. En la festivalo de krimaj bravaĵoj, kiuj karakterizas la "post-Dilman" Brazilon, la librotenaj manipuladoj, kiuj pravigis ŝian eksigon, ŝajnas esti tiel simplanimaj, ke iu demandas al si, kiel ŝiaj politikaj malamikoj kaj la ĵurnalistoj de la televidkanalo Globo sukcesas resti seriozaj, kiam ili trumpetas sian indignon.

Anstataŭ la direktantino de Partio de laboristoj (PT, maldekstra), ili instalis S-ron Michel Temer, ĉe kiu korupto estas dua naturo. Rapidege, la popolo malkovris, ke li estis registrita dum li ordonis pagon de ŝmirmono al S-ro Eduardo Cunha por aĉeti lian silenton. S-ro Cunha, kiun oni malfacile povas priskribi kiel ion alian ol gangsteron, kampanjis kontraŭ S-ino Rousseff, kiam li prezidis la ĉambron de deputitoj. Nun li plenumas dek kvin jarojn kaj kvar monatojn en prizono pro korupto, monpurigo, kaj valutŝakrado. De du jaroj, la deputitoj, kiuj eksigis la prezidanton konkurante per lirikismo por denunci la trompaĵojn, kiujn ŝi estus farinta, senhezite akceptas la ŝmirmonon, kiun S-ro Temer donas al ili por ĉesigi la akuzojn pri trompaĵoj, ofte pruvitaj de nerefuteblaj registraĵoj [1], kiuj celas lin.

En la kampanjo por la prezidanta balotado, kiu elektigos (la venontan 28-an de oktobro se okazas dua raŭndo) la novan prezidanton de la lando, la steluloj de televidkanaloj kaj la oligarkiaj familioj, kiuj posedas la grandajn amaskomunikilojn, forlasis la lastajn restaĵojn de kredindeco, per kiuj ili provis vestiĝi. La operacio, kiun kondukas la gazetaro, atingas tian nivelon de korupto, kaj per tiel evidenta maniero, ke ĝi ŝokas eĉ la malplej suspektemajn mensojn.

La oligarkia gazetaro eksplice aliĝis al kandidato Geraldo Alckmin, guberniestro de la ŝtato de São Paulo, membro de Partio de Brazila Social-Demokratio (PSDB, dekstra) kaj enkorpiĝo de la landa elito. Oni povas priskribi lin, kiel tropikan version de S-ro François Fillon [2] , ne eĉ pli ŝaŭmetan. Li tiel malhavas karismon, ke oni ofte komparas lin al kukumo, kiu iĝis lia kromnomo. De jardekoj li vadaĉas en la politika medio, akceptas la favorojn de aferistoj, kiujn li dorlotas, kaj ne rifuzas tiujn, kiujn korupto direktas al Brazilaj politikestroj. Por la potenculoj, ne eblas imagi pli bonan gardiston de la antaŭstato.

Ne pro hazardo, la strategio de S-ro Alckmin estas kaŝiĝi. Li ne organizas mitingojn, ĉar nur sendormemuloj ĉeestus. Lia iro al regado baziĝas nur sur malantaŭkurtenaj interkonsentoj, puŝitaj de la oligarkiaj riĉaĵoj, kies interesojn li servas. Nu, tipa rajtigita korupto, kiu korodas la politikan mondon, kaj kiu nur freŝdate ekmaltankviligis ĵurnalistojn. La kaĵoladoj de la amaskomunikiloj tamen ne sukcesis atingigi lin 10% de la balotintencoj. Same kiel aliloke en la mondo, la forĵeto de la politikaj elitoj estas tiel granda, ke la loĝantaro forkliniĝas el ili per pli kaj pli evidenta maniero.

Al la eksprezidanto Luiz Inácio Lula da Silva, enprizonigita pro hasta kondamno pro korupto, multe plejŝatata en la opinisondadoj, ne estis permesite kandidatiĝi. Ĝis la lasta momento la strategio de PT estis veti pri favora por li returno de justico sub popola premo. La kandidateco de lia anstataŭanto kaj ekskunkandidato S-ro Fernando Haddad, anoncita la 11-an de septembro, kompletiĝas per strebo celanta ebligi al li profiton de la populareco de S-ro Lula da Silva. Tiu strategio bone funkciis por la elekto de S-ino Rousseff en 2011, sed la eksurbestro de São Paulo restas malbone konata de multaj balotontoj, ĉefe en la Lulistaj fortaj pozicioj de la regiono Nordeste.

En tiaj kondiĉoj, iuj kandidatoj estas vidataj, prave aŭ malprave, kiel homoj fremdaj al la sistemo : la deputito Jair Bolsonaro [3], kiu ne kaŝas deziri la revenon en regado de la militistoj, kiel dum la diktaturo (1964-1985), kaj kiu antaŭiras en la opinisondadoj depost la foririgo de "Lula", S-ino Marina Silva, ekologiisma negro, evangeliisma kristano kaj singarda pri sociaj problemoj [4], kaj S-ro Ciro Gomes, maldekstra politikisto, lerta kaj sperta, sed sen aliancanoj aŭ koalicio (pro la graveco de la diskonsentoj en lia politika familio) kaj viktimo de sia bildo kiel ne antaŭvidebla libera partiklo.

En tiu situacio de elita paniko, "Kukumo" anoncis la estiĝon de larĝa koalicio ĉirkaŭ tio, kion la amaskomunikiloj nomas la "centra bloko", alidirite "ĉiuj krom Lula kaj Bolsonaro". Li ankaŭ elektis kunkandidatinon por vicprezidanteco : S-ino Ana Amélia Lemos, de Progresista Partio (PP).

La "centrisma" naturo de tiu klopodo ne tuj okulfrapas. Ĝis 2015 PP havis S-ron Bolsonaro kiel membron. Ĝi enradikiĝas en la subteno al la militista diktaturo, kiu ekregis en 1964 per puĉo subtenata de Usono. Tiam, S-ino Lemos estis ĵurnalisto, ŝia plumo servis la militistan junton kaj ŝi edziniĝis al senatano elektita de la oficiroj. Ŝiaj nunaj opinioj certe metus ŝin ĉe ekstrema dekstro en la Eŭropa aŭ Usona politikaj tabeloj. Dum la somero 2018, post kiam la prezidanto de PT havis interparolon en la Katara televidkanalo Al-Ĵazira, ŝi paroladis en la senato por riproĉi al PT, en fajna miksaĵo de ksenofobio kaj malscio, ĝian amikiĝon kun teroristoj : ŝi estis konfuzinta Al-Ĵaziran kun Al-Qaida.

La koalicio de S-ro Alckmin organiziĝis por certigi al li la plej grandan parton de la publika financado kaj radielsendada tempo dum la kampanjo, esperante ke lavango da balotpropagando superŝutos la forteniĝemon de la loĝantaro. Kaj ne gravas, por la amaskomunikiloj, ke la partio de S-ino Lemos montriĝas unu el la plej implikitaj en la skandaloj, kiuj ŝokas la landon [5]. El la kvindek ses deputitoj aniĝintaj al PP, tridek unu estas jure akuzitaj pro korupto. Eĉ S-ro Bolsonaro preferis distanciĝi el tiu partio, kiu pli kaj pli pensigas al politika kloako, por kandidatiĝi al la prezidanteco. Kvankam ŝi ne estas persekutita de justico, S-ino Lemos ne montras veran moralan senton : ŝia politika kariero komenciĝis per nomumo, danke al ŝia edzo, al tuttempa posteno, kiu postulis neniun laboron de ŝi.

Jen do la klano, kiu volas preni la regadon de la lando. Danke al subteno de privataj amaskomunikiloj, kiuj senĉese kondamnis korupton, du el la plej koruptitaj partioj de Latin-Ameriko pretendas ekregi la plej grandan regionan landon, kiu enhavas ducent milionojn da loĝantoj.

Dum neantaŭvidebla balotado alproksimiĝas la atento direktiĝas al S-ro Bolsonaro : de nun plejŝatata, li ankaŭ iĝas la plej malŝatata, aperigante eblecon de pli malpli formalaj koalicioj kontraŭ li en dua raŭndo. Sed la atako per tranĉilo, kies viktimo li estis la 6-an de septembro, dum subtena manifestacio, povas krei simpatian ondon, la ebleco de lia venko ne plu estas tute neprobabla.

Tiu ĝenerala situacio elmontras tion, kion la elitoj Usona, Brita kaj Eŭropa, ŝokitaj de la elekto de S-ro Trump kaj de la voĉdono por Brexit en Unuiĝinta Reĝlando, daŭre rifuzas agnoski : ordonismo ne naskiĝas el nenio. La demagogoj ne povas disvolviĝi en funkcieblaj, ĝustaj, justaj institucioj. Minaci demokration kaj politikajn liberojn ebliĝas nur kiam la loĝantaro perdas la fidon, kiu ligis ĝin al institucioj.

Jen kial la veto de la Brazila elito, ariĝi ĉirkaŭ vasta koalicio de koruptitoj por protekti la malnovan mondon, estas kondamnita al fiasko, kaj povas akceli la alvenon en regadon de homo, kiu enkorpigas minacon por la tuta lando.

Glenn GREENWALD kaj Victor POUGY


La aŭtoro

GREENWALD Glenn & POUGY Victor
Glenn Greenwald & Victor Pougy estas Ĵurnalistoj ĉe la usona retejo The Intercept, kiu publikigis unuan version de tiu teksto. Glenn Greenwald estas interalie aŭtoro de Nenie (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Thierry TAILHADES
el la franca

[1] Marina Lopes, "Brazilian president Temer survives a vote to suspend him on corruption charges", The Washington Post, 2-a de aŭgusto 2017.

[2] Eksĉefministro de Francio, kiu kandidatis kiel prezidanto en 2017, fama pro sia malbrila senkarismo

[3] Legu Anne Vigna, "Au Brésil, la crise galvanise les droites", Le Monde diplomatique, decembro 2017.

[4] Legu Lamia Oualalou, "Evangeliismo celas konkeri Brazilon", Le Monde diplomatique, oktobro 2014.

[5] Legu Anne Vigna, "Les ramifications du scandale Odebrecht", Le Monde diplomatique, septembro 2017.



Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Pri la demokratio en Usono


de  Serge HALIMI

LA MONDO ne ĉesas paroli pri la usona demokratio … Ĝis nun la duon-mandataj elektoj estis tre malofte decidaj, eĉ kiam ili kaŭzis ŝanĝon de la plimulto. En 1994 la respublikana sukcesego precipe neniigis la rezistadon de la demokratoj kontraŭ la subpremeca politiko pri la punsistemo kaj kontraŭ la liberŝanĝista komerca politiko de ĝia prezidanto ; en 2010 la konservativa sukceso de la Tea Party paralizis s-ron Barack Obama, sed en momento, kiam la elektokampanja slogano, “Espero kaj ŝanĝo” estis jam nur amara memoro pri perdita okazo. [1]

La parlament-elekto de la venonta 6-a de Novembro, male, signifos novan etapon de la politika polusiĝo de Usono, de tiu vortico kiu jam dum du jaroj rapidigis la malstabiliĝon de la internacia ordo. Ĉar tiu elekto determinos la destinon de la loĝanto de la Blanka Domo. S-ro Donald Trump, klare decidinta ree kandidatiĝi en 2020, tiom obsedas ambaŭ tendarojn, ke oni kredus ke li manĝis iliajn cerbojn. Liaj kontraŭuloj akuzas lin esti perfidulo, kiu volas subfosi la Atlantikan Aliancon kaj la demokratiajn valorojn de la Okcidento. Li rebatas, ke liaj akuzantoj estas helpantoj de la centramerikaj bandoj, la MS-13, kiuj semas la teroron en Usono. Ampleksitaj de la sociaj retoj, tiuj impulsoj de paranojo fariĝis fona muziko kiu jam ne montras postelektan interrompon. Ili kaŭzas, ke la du partioj ĉesis interkonsenti pri la lud-reguloj de sia alfrontiĝo – tiu “usona demokratio”, pri kiu ili tiom fieris ke ili ĉiuj prezentis ĝin kiel modelon por la tuta planedo.

Multaj demokratoj, se ili ne kvalifikas lin rekte kiel faŝiston, vidas en s-ro Trump “pudelon de Putin”, kiu dankas sian venkon al maljusta elektosistemo malfavore al ili (kio ne malveras) kaj al la falsaj novaĵoj (fake news) elkovitaj de Moskvo (troigo miksita kun obsedo). Se ilia partio refariĝos plimulto en la Kongreso, ĝi estos tentata multigi la enket-komisionojn kaj komenci proceduron de eksigo kontraŭ la prezidanto.

Tia perspektivo fortigas la koleron de la adeptoj de s-ro Trump, kiuj daŭre estas multaj, ardaj kaj volonte pretaj kredi esti persekutataj. Laŭ ili, eĉ kvankam la ekonomia bilanco de sia heroo flatas lin, la komunikiloj, la intelektaj elitoj kaj la “profunda ŝtato” obstine malhelpas lin regi. Malvenko en Novembro, anstataŭ silentigi ilin, helpos ilin kredi, ke tiu intrigo, elektofraŭdo kaj la voĉdonado de kaŝaj enmigrintoj kaŭzas iliajn malsukcesojn.

Du usonaj elektantoj el tri estas nun konvinkitaj : “la sistemo estas falsita malfavore al la meza usonano” ; respublikanoj kaj demokratoj almenaŭ en tiu ĉi punkto interkonsentas. [2] Ili prave pensas tion, ĉar la oligarĥio estas ilia komuna reĝimo. Sed la aktuala enhavo de ilia alfrontiĝo, ekstreme personigita, supozigas ke la bonstato de tiu meza usonano ne okazos morgaŭ.

Serge HALIMI.


La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Vd Eric Alterman, « Le procès de M. Barack Obama », Le Monde diplomatique, Oktobro 2011.

[2] Sepdek kvin elcentoj de demokratoj kaj preskaŭ 60 elcentoj de la respublikanoj pensas tion. Gerald Seib, “The dangers of losing faith in democracy”, The Wall Street Journal, Novjorko, 4-an de Julio 2018.


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Fatala alianco-ludo en la Eŭropo de 1938


Alia rakonto pri la Munĥenaj interkonsentoj

Antaŭ okdek jaroj du demokratioj, Francujo kaj Britujo, forcedis Ĉeĥoslovakion al la nazia Germanujo. Dum la kuro de la jardekoj tiu interkonsento eklipsiĝis de la germana-sovetia traktato, interkonsento prezentata kiel natura inter du totalismaj ŝtatoj. Tio forgesas, ke Parizo kaj Londono, blindigitaj de sia strebado izoli Moskvon, kondukis ilin al interkompreniĝo kun Berlino, kaj tiel faciligi la militon.



de  Gabriel GORODETSKY

EN 1839 la markizo Astolphe de Custine, kies familio pereis sub la gilotino, foriris serĉi subtenon en la aŭtokrata Ruslando. Sed li revenis al Parizo naŭzita kaj konvinkita, ke la rusoj estas “ĉinoj ŝajnigante esti eŭropanoj”. Jarcenton poste, post manĝo en la eleganta rezidejo de la ambasadoro de la Sovet-Unio en Londono, Harold Nicolson, renoma brita verkisto kaj diplomato, havis la senton ke “en ĉio ĉi estas io terure familiara … Ili ludis esti eŭropanoj. Ili fariĝis orientanoj”.

Tiam, same kiel hodiaŭ, la rilatoj inter la Okcidento kaj Ruslando estis regataj de profunde enradikiĝintaj kliŝoj kiuj nutris reciprokan malfidon kaj kondukis al izolado de Ruslando kaj al ĝia ekskludado el Eŭropo. Antaŭ okdek jaroj tiaj perceptoj, fortigitaj de heredaĵo el imperiaj rivalecoj, kontribuis al okazigo de la fia konferenco de Munĥeno, kiu, la 30-an de Septembro 1938, oferis Ĉeĥoslovakujon al la espero pacigi Adolfon Hitlero. Ĝia kroma damaĝo estis la germana-sovetia traktato pri neagreso, kiu, subskribita de la ministroj pri eksteraj aferoj Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov, servis kiel antaŭludo al la dua mondmilito. [1] Jardekoj da reviziisma historiografio senkulpigis la “kulpulojn” [2] regantajn en Britujo, etigis ilian tradician rusmalamon kaj ilian ideologian antaŭjuĝon, kaj samtempe troigis la “objektivajn trudojn” kiuj subtenis la britan kaj francan politikon. Rimarkinda estis la foresto de analizo de alia irebla solvo per kunlaborado kun la Sovetunio.

Apenaŭ monaton post la munĥena traktato la brita ĉefministro Neville Chamberlain, adepto de la paciga politiko kun Germanujo, konfesis al la reĝo Georgo la 6-a, ke estas “signifohava, ke nek Francujo nek Ruslando starigis reciprokajn demandojn dum la krizo”. La ĉefministro opiniis, ke oni prefere lasu la sovetianojn flanke. En letero al sia fratino li montris sin kiel forta rezistanto kontraŭ la premoj de Winston Churchill, kiu volis “starigi grandan aliancon kontraŭ Germanujo” ; “Feliĉe mi havas ekstreme obstina karakteron kaj mi rifuzas ŝanĝi.”

“Sabotitaj” diskutoj

MALGRAŬ sia evidenta emo por la ideologio, Jozefo Stalino faris altgrade pragmatan kaj racian eksteran politikon bazitan sur la fortrilatoj kaj la influsferoj. La historiografio pri la munĥena konferenco intence ne menciis la intensajn klopodojn de la sovetia diplomatio por kontraŭagi la militfavorajn agojn dum la antaŭaj kvin jaroj.

En la aŭtuno de 1932 la ministro pri eksteraj rilatoj Maksim Litvinov avertis Stalinon, ke la Germanujo de Vajmaro estas en “la fina fazo” kaj ke la progresoj de la naziismo necesigas radikalan ŝanĝon en la rilatoj de Moskvo kun Britujo kaj Francujo. En 1934 tiu ŝanĝo estis bone akceptita de la franca ministro pri eksteraj rilatoj, Louis Barthou, kaj li permesis la aliĝon de Sovetunio al la Societo de la Nacioj (SDN). En Majo de 1935 Francujo subskribis kun Sovetio traktaton pri reciproka helpo, kiun sekvis simila traktato inter la USSR kaj Ĉeĥoslovakujo. Tamen inter tiuj du tekstoj – cetere identaj – ekzistis grava diferenco, kiu forprenis ĉian efikon en 1938 : la prezidanto de Ĉeĥoslovakujo, Edvard Beneŝ, insistis por ke aperu en la traktato la mencio, ke li subskribis klaŭzon, kiu kondiĉis ĉian helpon de Sovetunio al antaŭa interveno de Francujo. La franca pozicio tiel en 1938 fariĝis decida : manke de helpo, Ĉeĥoslovakujo troviĝis sola fronte al Germanujo.

La flirtado kun Moskvo montriĝis efemera, kiam, la 9-an de Oktobro 1934, en Marsejlo, Barthout estis murdita samtempe kun la reĝo de Jugoslavujo Aleksandro la 1-a kaj anstataŭigita de Pierre Laval, malpli favora por la rusoj dum la sekvaj kvar jaroj. En Francujo la kresko de la socialaj konfliktoj dum la tutaj 1930-aj jaroj igis Moskvon timi ke okazos pli kaj pli granda dekstriĝo de la elitoj kaj eĉ ilia turniĝo al la faŝismo.

Same la sovetia ambasadoro en Londono, Ivan Majski, pli kaj pli frustriĝis, de 1934 ĝis 1936, ĉar li vane provis fari ion decidan kontraŭ la brita malamikeco. Ŝajnis prepariĝi franca-germana-brita interkonsento “malfavore al Ruslando”. Preskaŭ du jaroj da frenezaj klopodoj por doni substancon al la franca-sovetia traktato neniel sukcesis. Stalino provis agi pli rapide, sed liaj hastaj kaj sekretaj diplomatiaj malfermiĝoj direkte al Berlino por anticipi la britan pacigan politikon trovis nenian eĥon.

En Majo de 1937 la nomumo de Chamberlain al la pinto de la brita registaro koincidis kun la Granda Teroro en Moskvo. La sovetia ekstera politiko tamen restis stabila kaj, en julio de 1937, Majski certigis al Chamberlain, ke lia lando havas nenian ideologian intencon trudi “komunisman aŭ alian sistemon” ie ajn en Eŭropo. Perdita peno. Fine de la interparolado la ĉefministro deklaris, ke li estas konvinkita ke, “en trompa maniero kaj per ruzaĵo la rusoj tiras la fadenojn en la kulisoj por tiri nin en militon kontraŭ Germanujo”, militon kiu, por la plej multaj konservativuloj, rezultigus ekspansion de la komunismo. Sensenta pri voĉoj pli raciaj, Chamberlain preferis sekvi sian propran emocian kompason. “Mi konfesas, ke mi havas la plej grandan malfidon pri Ruslando”, li skribis al sia fratino, kaj li aldonis : “Mi kredas eĉ ne sekundon ke ĝi kapablas fari efikan ofensivon, eĉ se ĝi volus.” Tono verŝajne tute malsama ol tiu, kiun li uzis en siaj rilatoj kun Hitlero …

En Februaro de 1938 la demisio de Anthony Eden de sia posteno kiel ministro pri eksteraj rilatoj ne ŝanĝis la aferon. La diletanta konduto de lia posteulo, Edward Frederick Lindley Wood (lordo Halifax), en la diplomatio ebligis al Chamberlain ĉirkaŭiri la ministrejon pri eksteraj rilatoj (Foreign Office) kaj apogi sin sur siaj propraj konsilistoj. La sovetia pozicio estis eĉ pli malfortigita pro la aparte milda reago de Londono al la aneksado de Aŭstrujo fare de Hitlero, la 12-an de Marto 1938. Majski, “ekstreme pesimista”, timis ke Chamberlain – de kiu li pensis, ke li lasas sin gvidi nur per siaj ideologiaj emoj – “Ĵetos transborden” la SDN kaj provos revivigi la kvaropan interkonsenton de 1933 [3], “ekskludante la Sovetunion”.

En Ĝenevo Litvinov tamen daŭre esploris la eblon restarigi kontraŭnazian koalicion surbaze de la SDN. Sed kiam, en Aprilo de 1938, li renkontis Léon Blum, kiu refariĝis prezidanto de la Franca Konsilantaro, li troviĝis vid-al-vide de homo, kies estonteco ne estis certa. Litvinov telegrafis al Stalino, ke Blum donis al li “impreson de laceco kaj de transtomba fatalismo”.978-2-36960-156-2 Pri la francaj-sovetiaj armeaj diskutoj, kiuj estis konstante prokrastataj de la francoj, la ĉefministro koncedis, ke ili estis “sabotataj”, ne nur de la generaloj, sed ankaŭ de Édouard Daladier, lia potenca defend-ministro, kiu mallonge poste anstataŭis lin, ligante sin kun la dekstrularo.

La franca-brita pintkunveno en Londono, la 28-an kaj 29-an de Aprilo evidentigis la hegemonian sintenon de la invitanta potenco. La pledo de Daladier favore al forta rezistado kontraŭ Hitlero en Ĉeĥoslovakujo, kun sovetia helpo sen necese, estis private seke malakceptita de la vica ŝtatsekretario Alexander Cadogan, kiu kvalifikis ĝin “tre bela sed giganta stultaĵo”. Dum la vizito de la reĝo Georgo la 6-a en Parizo, Halifax iel forstrekis Ĉeĥoslovakujon el la mapo prezentante ĝin ŝtato artefarita kaj dirante al siaj francaj interparolantoj, ke li taksas ĝin nekapabla defendi sin mem same kiel ricevi helpon deekstere. En Londono, en siaj sinceraj konversacioj, Majski menciis ke en Ruslando ekzistas “naskiĝanta movado por izoliĝo” pro la kutimo de la Okcidento teni lian landon en granda distanco. La ambasadoro tamen promesis ke, en la kazo ke Francujo kaj Britujo venus helpi Ĉeĥoslovakujon, se la regiono de la Sudetoj estus invadata de Germanujo, Ruslando metus sin en, kion li nomis “nian tendaron”. Sed samspire Litvinov amare konstatis, ke sen la helpo de la okcidentanoj “estus malfacile konceptebla fari ion ajn gravan, se ili ne serĉas nian apogon. Ili ignoras nin kaj ili decidas inter si pri ĉio kio rilatas al la germana-ĉeĥoslovaka konflikto.”

En Parizo Georges Bonnet, la nova ministro pri eksterlandaj aferoj, pensis ke la sola deziro de Ruslando estas “instigi al ĝenerala milito en la malklara akvo, kien ĝi iros por fiŝkapti”. La 2-an de Septembro 1928, por la preparo de la ĝenerala asembleo de la SDN, Litvinov kunvokis Jean Payart, la francan aferŝarĝiton en Moskvo. Por forigi la malcertecojn pri la sovetia politiko, li petis lin sciigi al Bonnet ke, kondiĉe ke Francujo plenumos siajn devojn, “la USSR engaĝiĝas ankaŭ plenumi la siajn pri la aplikado de la ĉeĥa-sovetia traktato”. Li ankaŭ insistis por tuja okazigo de armeaj intertraktadoj inter la reprezentantoj de la sovetiaj, francaj kaj ĉeĥoslovakaj armeoj kaj por ke la krizo metiĝu en la tagordon de la ĝenerala asembleo. La senambiguaj konkludoj, kiujn Majski tiris el tiuj konversacioj estas aparte klarigaj por la historiistoj : “Ni pretas alporti armean helpon al Ĉeĥoslovakujo, se la aliaj pretas fari sian devon. Ĉu ili estos je la alteco de la postuloj de tiu ĉi aparte grava historia momento ?”

Konscia pri la skeptiko de sia hierarĥio en la ministrejo pri eksteraj aferoj, Payart minimumigis la atingopovon de la mesaĝo kaj cinike diris, ke la sovetia ministro bone sciis, ke oni ne vokos Ruslandon por plenumi siajn devojn. La 4-an de Septembro, Majski, ĉagrenita ke li ne ricevis respondon de Francujo, iris en la kamparan rezidejon de Churchill. Li “detale” klarigis al li la enhavon de la deklaro de Litvinov al Payart kaj instigis lin transdoni tiun ĉi informon al Halifax. La respondo alvenis la 7-an de Septembro en formo de provo lanĉita de The Times nome de la restrikta brita registaro. Tiu vigle konsilis al la registaro de Prago forcedi al Germanujo la regionon de la Sudetoj, ĉar “la avantaĝoj, kiujn per tio Ĉeĥoslovakujo ricevus, fariĝinte homogena ŝtato, estus pli grandaj ol la evidentaj malavantaĝoj de la perdo de la germanaj limdistriktoj Sudetoj”. La 8-an de Septembro Halifax, pikante la vundan lokon, venigis Majski-on por ke li sciigu al Litvinov ke, je li vigla bedaŭro, kaj konsidere la minacon de krizo en Ĉeĥoslovakujo, lia ĉeesto ne estas dezirata en Ĝenevo. Halifax estis zorgema por ne provoki Hitleron per dialogado kun la “ruĝuloj”.

Vojo barita al la Ruĝa Armeo

LA SESIO de la SDN – morale senkreditigita ĉar ĝi praktike ignoris la ĉeĥan krizon – okazis samtempe kun la anonco de Chamberlain, vespere de la 14-a de Septembro, de sia decido renkonti Hitleron en Berchtesgaden. Tio kondukis al la konferenco de Munĥeno. Litvinov ne povis alie ol lasi sian frustriĝon libere flui en flamanta parolado, en kiu li ripetis la sovetian engaĝiĝon. Li finis per antaŭscia averto : la franca-brita “kapitulaco” povas havi nur “nekalkuleblajn kaj katastrofajn sekvojn”. Lia peto urĝe okazigi kunvenon, en Parizo aŭ Londono, de armeaj fakuloj el la tri landoj estis per manmovo malakceptita de la Foreign Office kun la argumento, ke ĝi havus nur “malmultan utilon”, ĉar ĝi povus nur “tutcerte provoki Germanujon”.

Dum tiu tempo, inter la 21-a kaj la 23-a de Septembro, la Ruĝa Armeo mobilizis kaj dismetis konsiderindajn fortojn en la specialaj arme-distriktoj de Kievo kaj de Belorusujo. Proksimume sesdek divizioj de infanterio, dek ses divizioj de kavalerio, sed korpusoj de tankoj, en la du eblaj vojoj tra kiuj Ruslando povus alporti armean helpon al Ĉeĥoslovakujo irante tra Rumanujo kaj Pollando. Dum la rumana registaro donis al la rusoj silentan konsenton superflugi ĝian teritorion, Francujo faris nenion por persvadi sian malnovan aliancanon, Pollandon, permesi al la plej granda parto de la Ruĝa Armeo uzi la ege plej uzeblan itineron.

La sinteno de Chamberlain pri Ĉeĥoslovakujo imprese montriĝis en lia interveno ĉe la radio, la British Broadcasting Corporation (BBC), la 27-an de Septembro 1938. “Estas vere horora, fantazia kaj nekredebla, diris li al siaj aŭskultantoj, ke oni ĉi tie provas uzi gasmaskojn pro konflikto en malproksima lando inter homoj pri kiuj ni scias nenion.” Sen surprizo li anoncis sekvatage en la parlamento sian intencon respondi favore al la invito de Hitlero partopreni en pinta renkontiĝo en Munĥeno. Dum Chamberlain flugis al Germanujo, Halifax venigis Majski-on kaj senkulpigis sin, “pro tio, ke li ne estis levinta la demandon sendi inviton al la USSR, ĉar, unue, la tempolimoj estis terure mallongaj, necesis ne perdi eĉ minuton, kaj, due, – kaj tio estis la plej grava –, li sciis jam antaŭe, kia estus la respondo de Hitlero. La lasta ŝanco por savi la pacon ne povis esti malŝparita pro kverelo pri la konsisto de la konferenco”.

Gabriel GORODETSKY.


La aŭtoro

Gabriel GORODETSKY
Historiisto, emerita profesoro de la All Souls College, universitato de Oksfordo. Aŭtoro de Ivan Maïski, journal (1932-1943). Les révélations inédites de l’ambassadeur russe à (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Diplomatio inter ideologio kaj realpolitiko



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Vd “Les dessous du pacte germano-soviétique”, Le Monde diplomatique, Julio de 1997.

[2] NDLR : Guilty Men (“La kulpuloj”) estas la titolo de libro aperinta en Londono en Julio de 1940 de kamuflita aŭtoro sub la kaŝnomo Cato. Li denuncis dek kvin britajn gvidantojn, inter ili la ĉefministron Neville Chamberlain, kulpaj je komplezoj al Hitlero kaj je subekipado de la armitaj fortoj.

[3] NDLR : interkonsento subskribita en Romo la 7-an de Junio 1933 de Britujo, Germanujo, Francujo, Italujo.



Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Komerca milito, strategia streĉitec

Donald Trump denuncas “jardekojn da mallojalaj atakoj”


Ĉinujo-Usono, kie haltos la reciproka akriĝo ?

En krucmilito kontraŭ la importoj s-ro Donald Trump minacas meti altajn doganaĵojn al ĉiuj ĉinaj produktoj enirantaj Usonon. La usona prezidanto esperas starigi fronton kun Eŭropo kontraŭ Pekino. Ĉinujo siavice provas forigi la okcidentan premon sur sia ekonomio per akcelado de sia moderniĝo kaj per serĉado de novaj merkatoj, speciale per la “silkaj vojoj”.



de  Martine BULARD

USONANOJ kaj ĉinoj elterigis la (komercan) milit-hakilon, kaj ŝajnas, ke nenio kapablas resaĝigi ilin. S-ro Donald Trump komencis per minaco al tiuj, kiuj “priŝtelas nin” (18-an de Aprilo 2017), kaj ricevis la averton de s-ro Xi Jinping : “Neniu atendu, ke Ĉinujo toleras atakojn malfavore al siaj interesoj” (18-an de Oktobro 2017). [1] De la vorta pliakriĝo oni rapide transiris al la kaptila sinsekvo de doganaj sankcioj. Vaŝingtono altigis la doganaĵojn (de 10 al 25 elcentoj) por serio da ĉinaj importaĵoj ; Pekino rebatis.

La temo, komencita printempe, estis daŭrigata dum la tuta somero kaj minacas etendiĝi multe post la vintro … Ofte malfacilas distingi la tondrajn anoncojn disde la reale aplikataj disponoj. Ĉe la usona flanko oni starigis liston de 5.745 ĉinaj produktoj (ŝtalo, aluminio, ĥemio, teksaĵoj, elektroniko ktp), en alteco de 200 miliardoj da dolaroj (komparebla kun la 505 miliardoj da dolaroj da importoj en 2017), por kiuj validis doganaĵoj de 10 elcentoj ĝis la 1-a de Januaro 2019 ; poste la dogantarifoj altiĝos al 25 elcentoj. La listo entenas plurajn esceptojn. Kurioze la inteligentaj horloĝoj (smart watches) , pri kiuj Apple ĉampionas en Usono, estas esceptitaj ĉe tiuj dogan-altigoj kaj povos daŭre muntiĝi kaj reimportiĝi de Ĉinujo … Pekino rafinis siajn reprezaliojn listigante 5.200 usonajn produktojn en la valoro de 60 miliardoj da dolaroj (130 miliardoj da dolaroj de usonaj importoj en 2017) (vidu la grafikon).

Se kredi membrojn de certaj pekinaj kaj honkongaj rondoj, “Pekino ŝajnas esti surprizita de la protektisma fulmo de Trump kaj subtaksis la kreskon de la kontraŭĉinaj sentoj en la usona elito”. [2] Usona politika konsilinto rimarkigas : “Por kompreni la usonan politikon, Pekino tro kalkulas pri Wall Street kaj pri la politika elito [interalie s-ro Henry Kissinger, kiu kontribuis al malfermo de la rilatoj inter la du landoj] – homoj, kiuj havas nenian influon al Trump.”

Efektive, la ĉinaj intertraktistoj, sub influo de la konfidenculo de la prezidanto, s-ro Liu He, pensis esti atingintaj interkonsenton en Majo ĉi-jare, per la promeso altigi la aĉetojn de energio kaj de kampkulturaj produktoj kaj krome per la propono de la ebleco por eksterlandaj entreprenoj – nome usonaj, kompreneble – fariĝi plimult-akciuloj en ĉinaj societoj.

Tro malmulte, tro malfrue. Laŭ la usona financ-agentejo Bloomberg, “Trump haltigis la interkonsenton”. Io por konvinki Pekinon, ke la usona prezidanto “ne rezignos ĝis kiam li kontraŭagis la ĉinan kreskon”. [3]

Tiu sento estas larĝe kunsentata de la ĉinaj elitoj. La debato (tre ŝirmita) temas esence pri la maniero trakti kun la usona amiko. Iuj, ekzemple la direktoro de la Centro de usonaj studoj de la universitato Renmin de Ĉinujo, Shi Yinhong, pensas, ke tiu alfrontiĝo “grandparte okazis pro Ĉinujo, kiu dum jaroj faris nenion”, [4] kaj konsilas prudenton. Malĝusta problemo, klarigas la tre oficiala Global Times : “En mallonga perspektivo Usono ne rezignos pri sia intenco haltigi Ĉinujon. [La konflikto] do ne solveblas per klopodoj niaflanke por konservi malfortan pretendon kaj adapti nian diplomatian kaj publikan sintenon.” [5] La ĵurnalo rekte aludas la doktrinon de la patro de la reformoj, Deng Xiaoping, kiu rekomendis “kaŝi siajn talentojn kaj atendi sian horon”. Male, la nuna prezidanto decidis konfirmi sian pozicion sur la internacia scenejo kiel la numeron unu de “granda lando” – por uzi lian esprimon – kiu intertraktas kun Usono egalece.

La diskutoj ne estas komplete interrompitaj. Fine de Aŭgusto delegitaro gvidata de la vicministro pri komerco, s-ro Wang Shouwen, iris al Vaŝingtono. Neniu atendis rezulton, kaj io tia ankaŭ ne okazis. Ĉu s-ro Wang ne kvalifikis Usonon kiel “komerca bestio” (trade bully) ? Tio ne vere instigas al dialogo …

Laŭ iu el la ekonomiaj konsilistoj de la ĉina prezidanteco, s-ro Yifan Ding, la usona agresemo memorigas pri la ofensivo lanĉita en la 1980-aj jaroj de la registaro Reagan “kontraŭ Japanujo, kiu tiam estis la dua plej granda ekonomio de la mondo”. Trudante eksterordinarajn doganaĵojn (ĝis 100 elcentoj pri televidiloj kaj magnetoskopoj [6]) kaj provokis altigon de la japanaj interezkvotojn, Usono “cedigis” Japanujon tiom, ke tiu suferis depresion, de kiu ĝi daŭre ne komplete resaniĝis … Tia scenaro ne penseblas pro la ĉinoj : “Ni ne volas komercan militon. Sed ni povus alfronti ĝin, se ĝi okazus”, certigas s-ro Yifan.

Usono provas timigi

SAME KIEL Tokio hieraŭ, Pekino vetis pri eksportado, kiu dum longa tempo estis la motoro de ĝia kreskado. Por eliri el la stagnado kaj malkresko de la maŭisma periodo, fine de la 1970-aj jaroj, la komunistaj gvidantoj uzis la rimedojn, pri kiuj ili disponis : multnombran laboristaron, kleran, disciplinitan kaj malalte pagatan ; eksterlandajn kapitalojn, kiuj serĉis novajn merkatojn ; internaciajn instituciojn, kiuj deziris krevigi la protektismajn riglilojn en la ekonomioj de la malnova mondo. "Ĉinujo hezitis antaŭ ol aliĝi, en la jaro 2001, al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), koncedis la prezidanto Xi en la Davosa Forumo en Januaro de 2017. Sed ni konkludis, ke necesas la kuraĝo naĝi en la granda oceano de la mondaj merkatoj, kaj ni lernis naĝi" [7] … eĉ tiom bone kaj tiom rapide, ke Ĉinujo preterpasis la francan, britan, germanan, poste japanan ekonomiojn. Ĝia malneta enlanda produkto (MEP) atingis 11.200 miliardojn da dolaroj en 2016, kontraŭ 18.569 miliardoj da dolaroj de la usona ekonomio. Nun iuj pensas, nome en Vaŝingtono, ke ĝi estas en bona pozicio por preterpasi Usonon. En la eleganta lingvaĵo, kiun oni kutimas ĉe li, la prezidanto Trump lanĉis : “Ĉiuj stultuloj, kiu koncentriĝas pri Ruslando, prefere okupiĝu pri Ĉinujo.” [8] Li ricevis avantaĝon, en Aŭgusto de tiu ĉi jaro, per la leĝo de nacia defendo (NDAA laŭ la angla), adoptita de la Kongreso (inkluzive de la plej multaj demokratoj). Tiu faras Pekinon kaj la batalon por “kontraŭagi ĝian influon” la "prioritato de Usono, [kiu] bezonas la kunigon de multecaj elementoj, nome diplomatiaj, ekonomiaj, armeaj kaj de la sekretaj servoj". [9] Oni jam ne parolas nur pri komerco …

La usona supereco en ĉiuj ĉi kampoj (teĥnologia, ekonomia, diplomatia kaj armea) tamen estas eksterduba, kaj, kvankam la regno de la Mezo rapidege progresas, ĝia MEP, mezurita laŭ loĝanto, ne atingas 15 elcentojn de la usona. En la momento Usono provas timigi. Aliflanke, la ĉina komerca pluso rekordas : ĝi atingas 375 miliardojn da dolaroj, do preskaŭ la duonon (47,2 elcentojn) de la usona ekstera komerca fakturo. “Nia industrio estis la celtabulo dum jaroj, eĉ dum jardekoj, de mallojalaj komercaj atakoj, tondras s-ro Trump. Kaj tio kaŭzis ĉe ni fermadon de fabrikoj, de altfornoj, maldungon de milionoj da laboristoj, kun dek-onigitaj komunumoj.” [10]

La konstato de la malindustriigo, komencita multe antaŭ la alveno de Ĉinujo sur la monda scenejo, estas tute eksterduba. Same kiel la malespero kaj la kolero de la loĝantaroj, kiuj pli kaj pli turnas sin al aŭtoritatecaj politikistoj kaj al reprezentantoj de la ekstremdekstro, en Usono same kiel en Eŭropo aŭ en Azio. Tamen oni ne trompiĝu pri la diagnozo. Ne la “mallojalaj praktikoj” faris la ĉinan sukceson — kvankam ili ekzistas, kion atestas la multaj akuzoj ĉe la MOK. Pekino, kiuj ŝatas fieri pri siaj rezultoj (800 milionoj da ĉinoj eliris el ekstrema malriĉeco), precipe uzis siafavore la regulojn diktitajn de la plej potencaj nacioj, kun Usono ĉepinte. Sed nenio devigas la okcidentajn gvidantoj malfermi sian landon al ĉiaj komercaj ventoj, subteni la delokadojn kaj forigi unu post la alian siajn instrumentojn de ekonomia interveno sub la premo de la multnaciaj konzernoj — kiuj konkure rapidis al la ĉina teritorio. Hodiaŭ daŭre pli ol kvar “ĉinaj” eksportoj el dek (42,6 elcentoj) fariĝas de eksterlandaj entreprenoj, kiuj regas la tutan ĉenon de la produkto (de la koncepto ĝis la vendo) kaj enpoŝigas la maksimumon de la profitoj. La plej konata ekzemplo estas tiu de la iPhone de Apple, muntata en Ĉinujo, sed kies ĉina parto estas nur 3,8 elcentoj de la aldonvaloro, dum 28,5 elcentoj revenas al Usono.

Kompreneble, la ĉinaj gvidantoj trudis al la eksterlandaj entreprenoj transigi parton de siaj teĥnologioj kaj de sia far-sciado. Tio ĝustas aparte pri la sektoroj de aeronaŭtiko, elektroniko, aŭtomobilo, rapidegaj trajnoj, atomenergio. Sed la multnaciaj konzernoj ne malemis koncedi tion, , ĉar ili estis tro feliĉaj povi ekspluati tiom malmultekostan laboristaron kaj ignori la ekologiajn sekvojn de sia produktado. Oni povas bedaŭri, ke la potenco ne same fervore protektis sian loĝantaron kontraŭ la kreskantaj malegalecoj kaj kontraŭ la poluado ; sed tio certe ne troviĝas en la litanio de la riproĉoj, kiujn s-ro Trump kaj liaj amikoj gurdas.

Ilin ĉagrenas, ke “la Ĉina Komunista Partio [ĈKP] ne estis dresita de la komerco. La parti-ŝtato daŭre praktikas firman regadon de la ĉina ekonomio”, kiel formulas la ekonomikisto Brad W. Setser. [11] Per aliaj vortoj, la gigantoj de la kapitalismo ne povas tie fari aferojn tiel kiel ili volas. Tio ĝustas pri la tradiciaj industrioj, ekzemple la ŝtalindustrio, sed ankaŭ pri la gigantoj de Interreto, Google, Amazon kaj Facebook, nur Apple kiel sola el la bando de la GAFA lerte malimplikis sin. Per Alibaba, Tencent, Weibo, WeChat … Ĉinujo efektive sciis disvolvi siajn proprajn teĥnologiojn. Certe la komunistaj gvidantoj uzas ilin por cenzuri la oponantojn. Sed la 802 milionoj da interret-uzantoj (57,7 elcentoj de la loĝantaro) kaj iliaj metadatumoj restas larĝe ekster atingo de la GAFA, kio faras Ĉinujon unu el la maloftegaj lokoj de la mondo, kiun ili ne regas.

Jen pro kio la laŭmoda Silicon Valley — demokrata bastiono — aliancas kun la tre malnova Rust Belt (“rusta zono”) — bastiono de la usona prezidanto — kaj kun la gigantoj de la ŝtalindustrio. Tiuj “flegas tre densajn rilatojn kun pluraj altaj funkciuloj” de la Trump-registaro, inter ili la reprezentanto pri komerco, s-ro Robert Lightizer, jam ĉeesta en la skipo de Reagan de la 1980-aj jaroj, kion memorigas enketo de la New York Times. [12] Oni celas pli defendi la akciulojn ol la kolerajn laboristojn, kvankam iuj el tiuj lastaj povas profiti el la batalo kontraŭ malmultekostaj importoj.

Certe, la liberkomerco laŭdata preskaŭ ĉie — inkluzive de s-ro Xi — frapis milionojn da salajruloj tra la mondo kaj kaŭzis senprecedencajn ekonomiajn detruojn. Sed la protektismo komplete turnita al la libera profito tia, kian s-ro Trump praktikas, ne vere ŝanĝas la situacion por la giganta plimulto de la usonaj civitanoj. La komerca batalo do eble rezultigos nur malmultajn gajnantojn … kaj eĉ neniun.

Por la ĉefa ekonomia konsilisto de la Blanka Domo, s-ro Lawrence Kudlow, ne estas dubo : Pekino fine cedos al la postuloj de la usona prezidanto. Laŭ li la ĉina ekonomio troviĝas ĉe la rando de eksplodiĝo. “La podetala komerco kaj la investoj disfalas”, li asertis dum diskuto de la registaro filmita de usonaj ĵurnalistoj kun la konsento de s-ro Trump. [13] Nu, nenia datumo konfirmas tiujn fanfaronaĵojn. La ĉinaj importoj daŭre kreskis, de 27,3 elcentoj inter Julio 2017 kaj Julio 2018 — kio supozigas fortan aktivecon. La eksportoj siavice daŭrigas sian kreskadon — malpli rapide, sed en la respektinda ritmo de 12,2 elcentoj jare.

La revo de azia koalicio

TAMEN LA alfrontiĝo ne estos sendolora. La vendoj al Usono estas 20 elcentoj de tiuj eksportoj. Ilia severega malpliigo nepre sekvigos malaltigon de produktado, en la elektronika aŭ teksaĵa sektoroj, sed ankaŭ en la sektoroj de superkapacito, kiel ŝtalo aŭ ĥemio. Tio devus rapidigi la okazantajn alistrukturadojn, kun la fantomo de sociaj movadoj kun ne kalkuleblaj sekvoj. Krome, fine de Aŭgusto, la ĉefministro Li Keqiang promesis helpoplanon, kiu kompensos eventualajn perdojn de merkatoj al la entreprenoj tuŝitaj de la komercaj restriktoj. Pli ol la rekta efiko al la kresko — inter 0,1 kaj 0,2 elcentoj, laŭ la usonaj studaĵoj — la samtempigo de tiuj alistrukturadoj kaj la transiro al pli kvalifikita ekonomio planita de la registaro povus troviĝi en danĝera situacio.

En la momento Ĉinujo montras kreskokvoton de 6,7 elcentoj en la dua kvaronjaro de 2018, do pli ol la oficialaj atendoj (6,5 elcentoj). Tiu tre politika nombro emfazas antaŭ ĉio la atingitan nivelon de dungado de la laboristaro alvenanta sur la labormerkato kaj la eviton de ĉia grava socia konflikto.

Tamen jam delonge la eksportoj ne plu servas kiel lokomotivo de la ĉina ekonomio. La interna konsumado kaj la investoj (respektive 43,4 elcentoj kaj 40 elcentoj de la MEP) anstataŭis ilin. Se la aferoj tro malboniĝos, la prezidanto havas la rimedojn por restartigi la maŝinon. Certe, li ne povas refari la efikon de 2007-2008, kiam, dum la krizo, lia antaŭulo larĝe malfermis la buĝetajn kranojn, je la prezo de konsternegaj malŝparadoj kaj zorgigaj enŝuldiĝoj — kiujn la nuna potenco provas ripari. Sed li disponas pri agospacoj. Malsame ol la Japanujo de la 1980-aj jaroj “ni havas merkaton de 1,4 miliardoj da loĝantoj, kiun s-ro Trump kaj liaj konsilistoj malfacile povus detrui”, emfazas ĉina ekonomikisto.

S-ro Xi kaj lia skipo disponas pri dua armilo por alfronti malkreskon : la planon “Made in China 2015”, lanĉita antaŭ tri jaroj por disvolvi industrion pli novigan kaj por atingi aŭtonomecon en dek sektoroj (inter ili la informadaj teĥnologioj, sed ankaŭ robotiko, aeronaŭtiko kaj spaco, oceaniko, elektraj veturiloj, biomedicino, novaj materialoj, energio …). La elspezoj por esplorado kaj disvolvado, publikaj kaj privataj, sekvis ; ili nun preterpasas 2,3 elcentojn de la MEP. Kompreneble la potenco esperis mallongigi la tempon de akirado de estontaj teĥnologioj per aĉetado de eksterlandaj entreprenoj ; nu, Vaŝingtono vetoas, kaj certaj eŭropaj registaroj, kiel tiu de Germanujo, starigis restriktojn. Tamen ĝi havas sufiĉe da financaj rezervoj por resti pli longe en la ludo en Ĉinujo mem. Nenia fanfara anonco, sed, kiel s-ro Yifan klarigas — en la franca kaj sen vortludo —, “la usona embargo pri la elektronikaj produktoj vekis suspekton ĉe la gvidantoj, ĉar Ĉinujo estas la unua merkato por la usonaj ĉipoj. Post mallonge la ĉinaj entreprenoj produktos ilin … kaj pli malalt-preze”.

Krom la relanĉon de sia propra ekonomio la ĉinaj gvidantoj sekvas efektive du celojn : havi la manojn liberaj kaj esti aŭdata en la mondo, nome en evolulandoj. La uzado de s-ro Trump de la teĥnologioj sub usona licenco kaj de la eksterordinara privilegio de la dolaro por puni la entreprenojn, kiuj laboras kun Irano kaj por devigi ilin rompi kun tiu lando devis fine konvinki ilin, ke ili devas eliri el la kaptilo de la dependeco. Cetere ili sciigis, ke Pekino daŭrigos sian komercon kun Irano, uzante la juanon, en la kadro de duflankaj financaj interkonsentoj. “Tio estus malebla sen la politiko de internaciigo de nia mono”, emfazas pekina ekonomikisto, specialisto pri internaciaj rilatoj, kiu preferas resti anonima. [14] Tamen, la grandaj ĉinaj bankoj daŭre laboras plejmulte per dolaroj. La produktoj eksportataj al la landoj fifamigataj de Usono devas enteni nenian usonan eron por ne fali en la trumpajn sankciojn. La telefon-grupo Zhangxing Telecommunication Equipment (ZTE), al kiu dum certa tempo oni malpermesis agi en Usono, fine devis retropaŝi ; ĝi estas nun dense superrigardata de Vaŝingtono. [15] Tiu formo de limigita suvereneco malfacile gluteblas por la naciistoj de Zhongnanhai, kie rezidencas la potenco, en la ombro de la Malpermesata Urbo.

Plej verŝajne oni akcelos la planon “Made in China”, dum ĝi troviĝis ĝuste en la katalogo de riproĉoj flirtigata de la usonanoj. Tiuj vidas en ĝi danĝeran “volon de memsufiĉeco”, certigas Elizabeth C. Economy, direktorino de la aziaj aferoj en la Council on Foreign Relations en Novjorko, kaj eĉ “novan revolucion [kiu] celas defii la internaciajn valorojn kaj normojn, kiujn Usono subtenas”. [16] Ankaŭ tio estas malproksima de simpla komerca kverelo. La direktoro de la Centro de internacia politika ekonomio ĉe la universitato de Pekino, Wang Yong, kontestas tiun celon : “La argumento, laŭ kiu la ĉina modelo de disvolvado kaj ĝia filozofio celas defii Usonon, ne havas multe da senco. Ĉinujo ne proponas disvastigi sian ideologion eksteren kaj insistas pri ĉies rajto sekvi sian propran disvolvadon.”

Certe, la lando havas nenian mesian ambicion, kaj ĝia politika modelo ne multe logas. Ĝi tamen pretendas renversi la regulojn dekretitajn post la dua mondmilito sub la egido de Usono, de la Monda Banko kaj de la Internacia Mon-Fonduso. La prezidanto Xi ne kaŝas tion : “Ni volas aktive partopreni en la reformado de la sistemo de monda regado”, li deklaris al la kadruloj de la KPĈ dum la Centra Konferenco pri la Diplomatia Laboro [17] lastan Junion. Kaj, por fari tion, Ĉinujo teksas sian teksaĵon.

Tio estas cetere ĝia tria armilo por alfronti la usonan embargon : apogi sin sur aliaj partneroj, kaj unue sur siaj najbaroj. La plej multaj inter ili timas ĝian potencon kaj ĝian ekonomian apetiton, sed ili bezonas vendmerkatojn, kaj la interazia komerco sole egalas al 43 elcentoj de la komerco de la landoj de tiu zono. [18] Des pli ke, en la pun-febro, la usona prezidanto skuis siajn historiajn aliancanojn, Japanon kaj Sud-Koreujon, per dogan-altigoj ankaŭ al ili (ŝtalo, aŭtomobiloj ktp). Ĉinujo povus kapti la okazon por relanĉi la integran regionan ekonomian partnerecon (RCEP), liberkomercan traktaton, kiun Ĉinujo konceptis por agi kontraŭ la transpacifika partnereco (TPP) lanĉita de s-ro Barack Obama kun la ideo — jam — ĉirkaŭbari Ĉinujon kaj kiun s-ro Trump ĵetis en la rubujon. Krom la dek landoj de la Asocio de la nacioj de Azio kaj de la Sud-Oriento (Anase laŭ la franca, aŭ Asean laŭ la angla), [19] la traktato entenas Japanujon, Aŭstralion, Nov-Zelandon, Hindujon [Baraton] kaj Sud-Koreujon.

La direktoro de la Esplorcentro Aŭstralio-Japanujo ĉe la aŭstralia nacia universitato, Shiro Armstrong, vidas en tio “la naturan okazon por konstrui azian koalicion (…). La grupo entenas iujn el la plej gravaj kaj plej viglaj ekonomioj de la mondo”. Kaj li citas aŭstralian studaĵon, kiu montras, ke, “eĉ se la doganaĵoj altiĝos dekkvin-elcente en la mondo (kiel dum la Granda Depresio), la landoj de la RCEP povus daŭrigi sian ekspansion per tio ke ili forigas la doganaĵojn inter si”. Ne certas, ke ili ĉiuj pretas fari tion. Aŭstralio ekzemple ĵus fortenis la grupon ZTE, kiu devus starigi la reton 5G. Sed diskutoj okazas. Pekino kaj Tokio rekomencis la dialogon. Seulo serĉas punktojn de apogo en siaj intertraktadoj kun Pjongjango. Hindujo provas ekvilibriĝi inter Pekino kaj Vaŝingtono …

La ĉinaj entreprenoj siavice komencis delokadi por ĝui ankoraŭ pli malaltajn salajrojn, kiel tiujn de Bangladeŝo, Vjetnamujo aŭ Sud-Afriko, kaj por … ĉirkaŭiri la embargon kaj la altigitajn doganaĵojn : la produktoj organizitaj de la ĉinaj grupoj havos la stampon made in Bangladesh, made in Vietnammade in South Africa, kaj do estos ekster la usonaj doganaĵoj.

Krome, la famaj novaj “silko-vojoj” ebligas atingi Eŭropon per tera vojo tra la respublikoj de Centrazio kaj tra Ruslando, aŭ per marvojo tra Afriko, devus ankaŭ servi kiel vendo-merkatoj, nome por la konstruado de infrastrukturoj. La ĉina prezidanto tre lerte sukcesis fari tiujn mitajn vojojn multflanka projekto, kreante la Azian Bankon de Investado por Infrastrukturoj (ABII). Tiu havas kvindek sep fondintojn, inter ili Britujon, Germanujon, Francujon, Sud-Koreujon, Hindujon ktp. Per tio oni evitas ĉian financan kaj diplomatian izoliĝon. Ĉinujo antaŭ ĉio timas enfermiĝi en duflankan alfrontiĝon kun Usono, kiel iam la USSR.

Por la momento ĝi vetas pri la komercaj reprezalioj kontraŭ usonaj produktoj, por montri, ke ĝi ne cedos. En Usono tiuj disponoj ne estas senefikaj por la kampkulturistoj, kiuj, kun la altigo de la doganaĵoj, vidas siajn vendojn malkreski, nome por cerealoj, porkaĵoj, bovaĵoj … S-ro Trump promesis al ili gravajn helpojn (ĝis 12 miliardoj da dolaroj), sed tiuj estos pagataj pogute kaj, laŭ la Wall Street Journal, komenciĝas maltrankvilo : “La patriotismo ne pagas la fakturojn”, atestas iu el ili. [20] Des pli ke, tre oportune, Pekino komplete forigis la doganaĵojn por sojo importata el Bangladeŝo, Hindujo kaj Sud-Koreujo, kaj aĉetas en Brazilo (cerealojn kaj viandon) aŭ en Aŭstralio. Kaj oni scias, ke ne facilas rekonkeri perditan klienton.

En Usono la krucmilito de la Blanka Domo kontraŭ la ĉina invadinto estas relative bone akceptata. En la registaro multaj pensas ke Ĉinujo cedos, same kiel Meksiko, kiu akceptis certajn restriktojn, kaj ĉefe la starigon de minimuma hor-salajro de 16 dolaroj (egala al la minimuma salajro ĉe la tri grandaj usonaj konstru-firmaoj) en certaj entreprenoj, kiuj eksportas aŭtomobilojn. [21] Neniam antaŭe liberkomerca traktato entenis socialan klaŭzon, kvankam ĝia aplikado estos limigita. Alie okazas ĉe la gigantoj de distribuado kiel Walmart, kiuj provizas sin 80-elcente trans Pacifiko, kaj ĉe certaj industriistoj. Iliaj reprezentantoj, kunvenintaj en Vaŝingtono meze de Aŭgusto, taksis, ke “tiuj doganaĵoj faros financajn detruojn en [iliaj] industrioj kaj malfavoros la usonajn konsumantojn”. [22] Tiu argumento estas klasika, kiam oni volas argumenti kontraŭ ĉia protekto. Ĝi tamen estas vera. Por esti efikaj, necesus ke tiuj decidoj estu akompanataj de grava altigo de la aĉetpovo de la usonanoj — kio ŝajne ne estas sur la tagordo —, kaj ĉefe — eĉ malpli verŝajna — de reveno de la industrioj al la usona teritorio. Laŭ Bloomberg, la mastroj de teksaĵoj kaj de vestaĵoj ekzemple turnas sin al aliaj regionoj : Vjetnamujo, Kamboĝo ktp. [23] Kelkaj industrioj, ekzemple tiuj kiuj uzas specialajn ŝtalojn, jam akiris esceptojn kaj povas importi pli libere.

Dum la ĉirkaŭaĵo de s-ro Trump esperas ŝanceli Pekinon, tiu de s-ro Xi volas kredi ke, post la usonaj mez-mandataj elektoj en novembro, Vaŝingtono revenos al la tablo de intertraktado. Tamen, notas An Gang, esploristo ĉe la Pangoal Institution, ĉina pensfabriko, la konflikto ege transiras la komercan demandon : “La malkonsento havas nun militajn kaj strategiajn implikaĵojn.” [24] La gvidaj rondoj timas, ke la problemoj etendiĝos al la Ĉina Maro kaj al Tajvano, kie la streĉitecoj neniam estis tiom fortaj.

Unu afero certas : la modelo de internaciigo kaj de specialigo de la produktadoj, starigita dum la lastaj jardekoj, en la Okcidento same kiel en Ĉinujo, fartas malbone. Tamen, nenia alia modelo skiziĝis, nek ĉe la adeptoj de la ĉineca “komunismo” nek ĉe la flatistoj de la usoneca kapitalismo, eĉ miksita kun protektismo. Tio lasas la pordon malfermita al ĉiaj superpromesoj.

Martine BULARD.


La aŭtoro

Martine BULARD


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

La friponaĵoj de s-ro Camdessus

Ĉinio ŝancelas la mondan ordon

DUVIZAĜA ĈINIO

Barato re-alprenas sian rangon



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] “Texte intégral du rapport de Xi Jinping au XIXe Congrès national du PCC”, 3-an de Novembro 2017, http://french.xinhuanet.com.

[2] Wendy Wu kaj Kristin Huang, “Did China think Donald Trump was bluffing on trade ? How Beijing got it wrong”, South China Morning Post, Honkongo, 27-an de Julio 2018.

[3] “China, unsure how to handle Trump, braces for « New Cold War »”, Bloomberg News, Novjorko, 17-an de Aŭgusto 2018.

[4] Saml.

[5] Ĉefartikolo de Global Times, Pekino, 15-an de Julio 2018.

[6] Sonbendiloj, aparatoj per kiuj oni tiam registris kaj reaŭdigis muzikon ktp. -vl

[7] Parolado de s-ro Xi en la Monda Ekonomia Forumo, China Global Television Network (CGTN), 17-an de Januaro 2017.

[8] Twitter, 18-an de Aŭgusto 2018.

[9] “John S. McCain National Defense Authorization Act for fiscal year 2019”, 13-an de Aŭgusto 2018, www.congress.gov.

[10] Twitter, 1-an de Marto 2018.

[11] Citita de Gordon Watts, “China caught off guard as US trade war highlights Beijing’s dilemma”, 31-an de Julio 2018, www.atimes.com.

[12] Jim Tankersley, “Steel giants with ties to Trump officials block tariff relief for hundreds of firms”, The New York Times, 5-an de Aŭgusto 2018.

[13] “Transcript of 8/16 Trump cabinet meeting : economic policies matter”, 16-an de Aŭgusto 2018, www.realclearpolitics.com.

[14] Vd Yifan Ding, “Bientôt des yuans dans toutes les poches ?”, Le Monde diplomatique, Julio 2015.

[15] Ridha Loukil, “L’équipementier chinois ZTE placé sous tutelle américaine”, L’Usine nouvelle, Antony, 17-an de Julio 2018.

[16] Elizabeth C. Economy, “China’s new revolution”, Foreign Affairs, Novjorko, Majo-Junio 2018.

[17] “Xi urges breaking new ground in major country diplomacy with Chinese characteristics”, 24-an de Junio 2018, www.xinhuanet.com.

[18] “Examen statistique du commerce mondial 2018” ™“Statistika ekzameno de la monda komerco 2018”], Monda Organizaĵo pri Komerco, Ĝenevo, www.wto.org.

[19] Birmo, Brunejo, Kamboĝo, Indonezio, Laoso, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamujo.

[20] Jesse Newman kaj Heather Haddon, “US to pay farmers $4.7 billion to offset trade-conflict losses”, The Wall Street Journal, Novjorko, 28-an de Aŭgusto 2018.

[21] Kvardek elcentoj de la produktad-valoro de aŭtomobilo devos veni de entreprenoj, kie la salajro estas je minimume 16 dolaroj hore.

[22] Owen Churchill, ”US trade panel hears harsh criticism of proposed new tariffs — and praise for Chinese craftsmanship”, South China Morning Post, 21-an de Aŭgusto 2018.

[23] “Fashion retailers turn to Cambodia and Vietnam as tariffs hit China”, Bloomberg News, 20-an de Aŭgusto 2018.

[24] “China, unsure how to handle Trump, braces for « New Cold War »”, v.c.


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Maldekstro kontraŭ enmigrantoj, fabelo de la komunikiloj


de  Pierre RIMBERT

FANTOMO hantas s-ron Jean-Jacques Bourdin : “Mi vidis aperi en Germanujo — tio cetere levas al mi demandojn — tiun ekstrem-maldekstron kontraŭ enmigrantoj”, ekkrias la ĵurnalisto la 4-an de Septembro 2018 en la RMC. Tiutage, en Berlino, s-ino Sahra Wagenknecht, deputito de Die Linke (La Maldekstro), akompanata de personoj de la partio La Verduloj kaj de la Socialdemokrata Partio, kiuj ĉeestis en la gazetara konferenco de la movado Aufstehen (Leviĝu). Inspirita de La France insoumise (Francujo ne submetiĝinta), tiu movado esperas mobilizi la homojn, kiuj seniluziiĝis de la politiko kaj kunigi plimultan koalicion “por malarmado kaj paco, por pli bonaj salajroj, pli bonaj pensioj, por pli justaj impostoj kaj pli da sekureco ; por pli da publikaj investoj en la edukado kaj en la infrastrukturoj”, laŭ la fonda alvoko. [1]

Sed, same kiel Bourdin, la franca gazetaro rakontas tute alian historion : “Germanujo : maldekstra movado alprenas la kontraŭ-migrulan pozicion” (Agence France-Presse, 4-an de Septembro) ; “Germanujo, kontraŭmigrula maldekstro aperas” (Le Monde, 4-an de Septembro) ; “Leviĝu, la nova germana partio, volas esti maldekstra kaj kontraŭmigrula” (RT, 4-an de Septembro) ; “kreado de maldekstra kontraŭmigrula partio en Germanujo” (France Inter, 5-an de Septembro) ; “Germanujo : naskiĝo de nova maldekstra kontraŭ-enmigra maldekstro” (Les Échos, 5-an de Septembro ; “Ĉu survoje al nova kontraŭmigrula maldekstro en Eŭropo ?” (La Vie, 6-an de Septembro) ; “Aufstehen, maldekstra movado malamika al enmigrado” (Le Figaro, 8-9-ajn de Septembro) ; “ekstrem-dekstra gvidantino kreas kontraŭ-migrulan partion” ; (L’Obs, 13-an de Septembro) ; “kontraŭ-migrula movado” (Politis, 13-an de Septembro) ktp.

Problemo : la fondo-teksto de Aufstehen entenas eĉ ne la plej etan konsideron malamikan al migruloj. Kvankam la aŭtoroj konsideras “senrespondeca la manieron, laŭ kiu la registaro de s-ino Merkel traktas la defiojn de enmigrado”, ili alvokas al “garantii la rajton je azilo por la rifuĝintoj”. Kaj, antaŭ ĉio, ili parolas pri io alia. Pri “reŝtatigoj”, pri “rekta demokratio”, pri ekologio. La migrula demando … ? “Tio ne estas nia centra temo”, insistis s-ino Wagenknecht dum la gazetara konferenco de la 4-a de Septembro. “Nia komuna klopodo estas remeti la socialajn demandojn sur la tagordon.”

Tia celo rekte kontraŭdiras la rakonton, al kiu komunikiloj kaj dominantaj partioj ŝatus redukti la publikan debaton. Tiu de Eŭropo fendita inter malicaj popolistoj kaj afablaj liberaluloj — ĉiuj adeptoj de la merkato. Ĉia politika propono, kiu evitas tiun falsan duismon estas perforte alligota al ĝi per gluilo de “alternativaj faktoj”. Kiam en Britujo s-ro Jeremy Corbyn reorientas la Laborpartion al maldekstra direkto, la gazetaro suspektas lin je kontraŭjudismo, ĉar li subtenas la pozicion de la palestinanoj. Kiam en Germanujo s-ino Wagenknecht anoncas la starigon de Aufstehen, Laurent Joffrin, en Libération (10-an de Septembro) akuzas ŝin “imiti la ekstrem-dekstran retorikon”. Pri enmigrado la kunfondintino de Aufstehen agas samtempe por fortigo de la azilrajto kaj por regulado de la enmigrado de laborfortoj : ŝi kontraŭas al simpla malfermo de la landlimoj. Tiu pozicio nutras viglan debaton ene de la maldekstro. Malplimulta en la partio Die Linke, ŝi aliĝas al tiu de s-ro Bernie Sanders en Usono — “Malfermo de la landlimoj ? Tio estas propono de la dekstro, [kiu] farus ĉiun en Usono pli malriĉa !”, klarigis lin en Vox, la 28-an de julio 2015.

La ĵurnalistoj kiuj ŝajnigas indignon aŭdante s-inon Wagenknecht ne povas ignori, ke la plej multaj eŭropaj partioj apogas multe pli restriktan politikon. En 2017 la kandidato Emmanuel Macron promesis “digne akcepti la rifuĝantojn, kiuj havas rajton je protekto de Francujo. La aliaj estos senprokraste revenigotaj al iliaj landoj por ke ili ne fariĝu kaŝaj enmigrintoj”. [2] Tiam neniu franca komunikilo skribis En marche ! [3] kiel “kontraŭ-enmigrula movado”. Kaj Libération la 6-an-7-an de majo 2017 titolis : “Faru kion vi volas, sed voĉdonu por Macron”.

Pierre RIMBERT.




La aŭtoro

Pierre RIMBERT


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Konsumebla kontestado por la mezaj klasoj

Konstruistoj de ruinoj

Ĉina sociala modelo en la Pireo-haveno

Kion la afero Cahuzac malkaŝas - La karnavalo de esplorado



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] www.aufstehen.de/gruendungsaufruf

[2] “Emmanuel Macron président”, programme d’En Marche !, Villejuif, 2017.

[3] Tiel la nomo de la partio, kiun Macron, la nuna prezidanto de Francujo, kreis mallonge antaŭ ol kandidatiĝi. -vl



Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Insularo konfiskita de la usona armeo

Ŝagos, la korala aviadilejo


La koralaj insuloj Ŝagos, malproksimaj de ĉia alia elmara tero, ne evitis la konfliktojn de la 20-a jarcento. La starigo de la usona militbazo de Diego Garcia sekvigis la deportadon de la loĝantoj el tiu insularo de la Brita Imperio. Tiuj nun esperas, ke la Internacia Kortumo agnosku ilian rajton reveni kaj la suverenecon de la Respubliko Maŭricio pri tiuj sep koral-insuloj de la Hindia Oceano.



de  Abdelwahab BIAD , Elsa EDYNIAK

JE PLI OL 1.500 kilometroj sude de Hindujo kaj eĉ pli malproksima de la Sejŝeloj aŭ de la insulo Maŭricio, la 55 insuletoj de Ŝagos estas dissemitaj en pli ol 350 kilometroj longe meze de la Hindia Oceano. La surfaco de ĉiuj ĉi elmaraj teroj (64 kvadratkilometroj) estas malpli granda ol tiu de Parizo kaj jam neniu origina loĝanto vivas tie. Ilia sorto estis tamen temo de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro [1], kiu en junio de 2017 decidis alvoki la Internacian Justic-Kortumon (IJK) por juĝi pri la valido de la detranĉo, en 1965, de tiuj teritorioj el la Respubliko Maŭricio. Tiu teritoria fortranĉo okazis “sub premo”, laŭ la maŭricia prezidinto Anerood Jugnauth, kiu ĵus, la 3-an de Septembro, antaŭ la IJK atestis por agnosko de la suvereneco de sia lando pri tiuj teritorioj.

Tiu insularo, malkovrita de la portugaloj en 1512, tiam ankoraŭ ne loĝata, poste fariĝis nederlanda (1598-1710). Sub franca dominado (1715-1814), oni tie instalis la unuajn afrikajn sklavojn en kokospalmarojn. Britujo ekposedis ĝin en 1814 favore al la napoleonaj malvenkoj kaj daŭre konservas ĝin kiel britan teritorion de la Hindia Oceano. La dramo, pro la nefiniteco de la senkoloniigo, okazis en tri aktoj : sekreta interkonsento kun Usono, teritoria detranĉo kaj la deportado de la loĝantoj.

Por kompreni la devenon de tiu disputo, oni devas reiri en la kuntekston de la malvarma milito, kiu donis al la Hindia Oceano strategian gravecon. [2] Sekve al la teorio de la patro de la geopolitiko, Hlaford John Mackinder, Vaŝingtono volas certigi sian kontrolon de la maraj fasadoj por bari la kontinentajn potencojn de la kernlando (heartland, tiutempe la USSR [3]). Dum la milito kontraŭ Vjetnamujo Usono ekdeziris la insulon Diego Garcia (dudek ok kvadratkilometroj), kies geografia pozicio, en la sudo de la insularo, ebligas interveni en larĝan parton de la terglobo kaj kontroli la grandajn marvojojn, tra kiuj la energiportantaj kaj aliaj krudmaterialoj pasas.

En la kadro de la “speciala rilato” kun Britujo, sekretaj intertraktadoj en 1966 finiĝis per leter-interŝanĝo [4] kun valoro de traktato, sed sen ke la aprobo de la brita parlamento estis petita. Londono disponigis al Usono la insulon Diego Garcia per lukontrakto de kvindek jaroj. Responde al la invado de Afganujo fare de la sovetianoj en 1979 la usona prezidanto James Carter proklamis, ke ĉia provo de armita okupado en la regiono de la Persa Golfo estos konsiderata kiel atako kontraŭ la vivogravaj interesoj de lia lando. Tiu “Carter-doktrino” kondukis al plifortigo de la usona ĉeesto en la regiono kaj donis ŝlosilan rolon al tiu aera kaj mara militbazo, kiu funkciis ekde 1977.

Ekde la fino de la malvarma milito novaj armeaj kaj strategiaj celoj faras Diego Garcia esencan maŝon en la usona aranĝo kaj en la okuloj de la militistoj en la jaro 2016 pravigis silentan daŭrigon de la lukontrakto por kromaj dudek jaroj : Golf-milito en 1990-1991, operacio kontraŭ la afganaj talibanoj ekde 2011, invado kaj okupado de Irako de 2003 ĝis 2011, batalo kontraŭ la piratado aŭ kontraŭ la Organizaĵo de Islamaj Ŝtatoj en la lastaj jaroj. Ekster ĉia eksterlanda rigardo, Diego Garcia estis cetere favora loko por akcepti sekretan malliberejon de la CIA post la 11-a de Septembro, kun la konsento de Londono. [5].

Tre taŭga protektata marspaco

La koncesio de Diego Garcia devis esti “sekurigata” per interkonsento kun la nova ŝtato Maŭricio. Per la engaĝiĝoj de Lancaster House en Septembro de 1965 al la maŭriciaj reprezentantoj, inter ili la unua ĉefo de la registaro, la laborpartia Seewoosagur Ramgoolam, estis trudata la perdo de la Ŝagos-insularo interŝanĝe kun financa kompensaĵo, la rajton fiŝkapti kaj ekspluati la marajn resursojn de la insularo kaj promeso redoni la teritorion, kiam la defendaj instalaĵoj tie ne plu estos necesaj.

La Respubliko Maŭricio sendependiĝis la 12-an de Marto 1968, kun teritorio, kiu entenas la ĉefinsulon, la Rodrigues-insularon, la Sankt-Brandon kaj Agalega …, sed ne la Ŝagos-insularon, kies jura statuso fariĝis kompleksa : la insularo restas sub la suvereneco de Britujo, kiu cedas la marajn rajtojn al Maŭricio kaj la terajn al Usono. Ekde 1980 la Respubliko Maŭricio kontestas la traktaton de Lancaster House, kiun oni taksas maljusta, por ne diri kontraŭleĝa, laŭ la principo de netuŝeblo de la landlimoj hereditaj de la koloniiĝo. Ĝi ricevis la subtenon de la Afrika Unio kaj de la Ne-alianca Movado — precipe de Hindujo [Barato] kaj Srilanko —, kun la celo fari la Hindian Oceanon “zono de paco”, kio implicite celas la militbazon de Diego Garcia.

Post du jarcentoj da enmigrado el Francujo, Afriko, Hindujo aŭ de Madagaskaro, la loĝantoj de la insularo estis aparta loĝantaro de proksimume du mil homoj sur tri insul-grupoj : Diego Garcia, Salomon kaj Peros Banhos. Sed dum iliaj intertraktadoj kun la britoj la usonaj instancoj laŭdire insistis por ricevi “ekskluzivan regadon (sen la antaŭa loĝantaro)”. [6] Tiuj, en sia kreola lingvo bazita sur la franca, nomis sin “îlois” [ilŭá] (“insulanoj”) estis iom post iom forpelitaj el la insularo. Ĉiaj rimedoj ŝajnis esti bonaj por fuĝigi ilin : malpermeso reveni post vojaĝo, limigo de nutraĵo kaj de medikamentoj, venenigo kaj gasumado de ĉiuj hundoj [7] … En 1973 la lastaj loĝantoj estis perforte ekzilitaj per varŝipo al la Sejŝeloj kaj al la insulo Maŭricio. Tiam komenciĝis la tempo de lamizer (la mizero) kaj de la sagren (ĉagreno) por la deportitoj, kiuj restis parioj tie, kien ili estis alportitaj.

Ekde la 1990-aj jaroj komenciĝis longa debato por kontesti la leĝan validon de tiu deportado kaj por akiri la rajton reveni. La loĝintoj, federiĝintaj en la Grupo de rifuĝintoj de Ŝagos (GRC), esploras ĉiajn vojojn por aliri la britan kaj usonan jurisdikciojn. Londono proponas al ili financan kompensaĵon kaj la britan civitanecon interŝanĝe kun rezigno pri ĉia jura akuzo kontraŭ la brita ŝtato ; milo da ili akceptis tiun kompensaĵon kaj ekloĝis en Britujo. Sed, per la akcepto de tiu kompensaĵo, la ŝagosanoj agis kontraŭ siaj ŝancoj de sukceso en estontaj juraj agadoj, kion montris la rifuzo de iliaj lastaj postuloj antaŭ la Eŭropa Kortumo de Homrajtoj en 2012 kaj antaŭ la Supera Kortumo de Britujo en Junio de 2016. La disputoj portitaj al la usonaj jurisdikcioj (la kortumo de la distrikto de Kolumbio kaj, en apelacio, la Supera Kortumo) por kontesti la decidon starigi la militbazon sur iliaj teritorioj estis ankaŭ malakceptitaj, kun la argumento, ke temas pri akto de registaro ne juĝebla pro la diseco de la potencoj.

La malfruaj oficialaj bedaŭroj, esprimitaj la 16-an de Novembro 2016 de la brito Alan Duncan, ŝtatministro pri Eŭropo kaj Ameriko, kiu kvalifikis la deportadon de la ŝagosanoj “erara”, tute ne trankviligis tiujn. Ili nun metas siajn esperojn en la agnoskon de la suvereneco de Maŭricio pri la insularo. Same kiel la Okcidenta Saharo, la demando de la Ŝagos-insularo estas konflikto naskita en la procezo de nefinita senkoloniigo kaj de teritoria disputo kun la ekskolonia potenco, kiu esprimiĝas jure kaj diplomatie.

La unua okazo por jurigi tiun konflikton prezentiĝis en 2010, sekve al la decido de Britujo krei, sen interkonsento, protektatan mar-areon ĉirkaŭ la Ŝagos-insularo. Londono pravigas la malpermeson de ĉia ekspluatado de la vivaj kaj mineralaj resursoj de la insularo per la zorgo konservi la maran medion. Sed, laŭ diplomatia mesaĝo de la usona ambasado en Londono kaj malkaŝita de WikiLeaks [8], ŝajnas ke tiu decido ne estis vere motivita de ekologiaj konsideroj. Tiu dokumento citas la asertojn de la direktoro de la Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj kaj de la Commonwealth (FCO), laŭ kiu estos malfacila, eĉ malebla, por la loĝintoj daŭrigi sian postulon reveni sur la insulojn, se la tuta insularo de Ŝagos fariĝas mara rezervejo. Alia respondeculoj certigas al la usonanoj, ke tia statuso, male, trudos nenian limigon al la militaj operacioj …

En la realo la decido celis malebligi ĉian projekton reveni de la ŝagosanoj per forigo de ilia sola vivrimedo : la fiŝkaptado. Ne surprizas, ke la Respubliko Maŭricio kontestas la starigon de tiu protektata mar-areo antaŭ la Internacia Tribunalo pri Mar-juro, konsiderante ke la brita iniciato malrespektas iliajn donitajn rajtojn ekspluati la resursojn de la Ŝagos-insularo. La arbitracia juĝo de la 18-a de Marto 2015 diras, ke Britujo rompis la promesojn faritajn en Lancaster House koncerne Maŭricion kaj nuligas la starigon de protektata mar-areo. Sed, kvankam ĝi rekonas malsimetrion en la rilatoj inter la tri koncernataj landoj, la tribunalo evitas pritrakti la fonon de la demando de la suvereneco kaj agnoski al la Respubliko Maŭricio la statuson de marborda ŝtato [9].

Subteno de la sudaj landoj en la Unuiĝinta Naciaro

Fronte al tiu blokita situacio Maŭricio decidis internaciigi la demandon. Ekde 1965 La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro kondamnis la fortranĉon de la Ŝagos-insularo kaj petis Londonon fari “Nenian disponon kiu dismembrigus la teritorion de Maŭricio kaj rompus ĝian teritorian integrecon”. En Junio de 2017 ĝi decidis per 94 poraj voĉoj kaj 15 kontraŭaj kaj 65 sindetenoj peti konsultan opinion de la Internacia Justic-Kortumo [10] : “terura precedenco”, laŭ la brita reprezentanto. La kortumo devos diri, “ĉu la procedo de delokado estis valide farita kiam Maŭricio akiris sian sendependecon en 1968” kaj starigi la konsekvencojn en internacia juro pri la restado de la insularo sub la administracio de Britujo, “nome koncerne la maleblon en kiu Maŭricio troviĝas por realigi programon de relokado de siaj civitanoj”. La analizo de tiu voĉdonado montras signifan subtenon de gravaj sudaj landoj (Sud-Afriko, Alĝerio, Saud-Arabujo, Argentino, Brazilo, Kubo, Egiptujo, Hindujo [Barato], Malajzio, Niĝerio, Pakistano, Filipinoj kaj Vjetnamujo). La voĉoj kontraŭ la rezolucio, de la aliancanoj de Usono kaj de Britujo (Afganujo, Aŭstralio, Irako, Israelo, Japanujo, Sud-Koreujo kaj de Francujo, kiu ankaŭ estis “detranĉinta” la insulojn Mayotte kaj Komoroj) estis atenditaj. La sindetenoj de Ruslando kaj de Ĉinujo povas klariĝi per la rezervoj de tiuj landoj uzi la internacian justicon por reguligi teritoriajn disputojn, pri kiuj ili povus perdi, koncerne Krimeon aŭ la insulojn en la Ĉina Maro.

Pro siaj geopolitikaj kaj ekonomiaj implikaĵoj la demando de la Ŝagos-insularo transiras la anglan-maŭrician duflankan kadron, kaj ne ekzistas garantio pri ĝia rezulto. Laŭ Londono kaj Vaŝingtono, Diego Garcia kontribuas al la sekureco de la planedo kaj ebligas batali kontraŭ la “hibridaj minacoj” (terorismo, pirateco, transnaciaj krimoj) kiuj povus nome tuŝi la aliron al la Ruĝa Maro kaj al la Golfo. Tiu afero do ŝajnas esti simptoma pri la volo de la potencaj ŝtatoj preferi siajn militajn kaj financajn interesojn antaŭ la homrajtoj kaj la rajtoj de la popoloj.

Abdelwahab BIAD kaj Elsa EDYNAK.


La aŭtoro

Abdelwahab BIAD
Docento pri internaciaj rilatoj kaj pri internacia juro ĉe la universitato de Rueno [Rouen].
(vidu)

Elsa EDYNIAK
Doktoriĝantino pri mar-juro.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Pli trafa esprimo ol "Unuiĝintaj Nacioj". -vl

[2] Vd Jean-Louis Peninou, “Un redéploiement stratégique das la Corne de l’Afrique”, Le Monde diplomatique, decembro 2001.

[3] Mallongigo de Unio de la Socialismaj Sovet-Respublikoj, aŭ Sovetunio aŭ Sovetio. -vl

[4] “Exchange of notes concerning the availability for devence purposes of the British Indian Ocean territory”, Londono, 30-an de decembro 1966.

[5] Ian Cobain kaj Richard Norton-Taylor, “Claims of secret CIA jail for terror suspects on British island to be investigated”, The Guardian, Londono, 19-an de Oktobro 2007.

[6] David Vine, “The truth about Diego Garcia”, Le Monde diplomatique, angla eldono, Londono, 15-an de junio 2015.

[7] David Vine, Island on Shame : The Secret History of the US Military Base on Diego Garcia, Princeton University Press, 2009.

[8] “Cable No 001156 from US Enbassy, London to US State Department”, 15-an de majo 2009.

[9] Kp “L’arbitrage relatif à l’aire marine protégée des Chagos (Maurice c. Royaume Uni) du 18 mars 2015 : une décision prudente pour un litige complexe”, Revue québécoise de droit international, n-ro 29.1, Montrealo, 2016.

[10] Rezolucio 71/292 de la 22-a de Junio 2017.


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Se registaro volus vere ŝanĝi la kondiĉojn

Fronte al la merkatoj la scenaro de batalo


Post unua artikolo analizanta la influon de la financo al la ŝtatoj (“La investisto ne voĉdonas”, julio 2018), tiu ĉi dua parto interesiĝas pri la rimedoj por rezisti al tio. En maniero de fikcio ĝi imagas profundan krizon, kiu instigas loĝantaron batali, antaŭ ol proponi batalplanon, kiu malfermas emancipajn perspektivojn, sed sen ignori la kostojn.



de  Renaud LAMBERT , Sylvain LEDER

EN DECEMBRO de 1997 Ignacio Ramonet, tiam direktoro de Le Monde diplomatique, alvokis por “malarmi la merkatojn”. Preskaŭ dudek unu jarojn poste la antagonismo inter financo kaj popola suvereneco ne malaperis, kion atestas la lastatempaj italaj, turkaj kaj argentinaj konvulsioj. [1] Malgraŭ la proponoj formulitaj en 1997, unu demando restas : kiel fari ? Ne voli engaĝiĝi por respondo, tio elmetas onin al du minacoj : la simptomaro de Edipo kaj la fantomo de Meduzo.

En la greka mitaro, Edipo enkarnigas iluzion : tiun ke oni povas eviti sian destinon. Kiam Pitio anoncas al li, ke li mortigos sian patron kaj edzinigos sian patrinon, la heroo fuĝas el la urbo Korinto, kaj tiel akcelas la realigon de la orakolo. Jam de longa tempo la maldekstraj ekonomikistoj avertis : se ilia politika tendaro enpotenciĝas kaj volas realigi sian programon, tiam la “diktatoreco de la merkatoj” metos ĝin senkompate antaŭ la neceson ekbatali. Provi ignori tiun realon aŭ prokrasti la pensadon pri ĝiaj konsekvencoj — ekzemple por ne frenezigi la merkatojn — estas la moderna ekvivalento de la edipa fuĝo. Tio akcelas la tragedion, kion, en 2015, ilustris la subita kapitulaco de la greka partio Sirizo. [2]

Ĉu idilia etoso ?

EKZISTAS dua rifo, kiun alia figuro de la greka mitaro simbolas : Meduzo, kiu ŝtonigis tiujn, kiuj aŭdacis rigardi ŝin rekte en la okulojn. Multaj politikaj organizaĵoj kaj asocioj elspezas multajn taksajn raportojn por priskribi la financan Gorgonon. Tamen, en la momento por imagi metodon por faligi ĝin, ili ŝajnas esti perpleksaj. Laste aperinta laboraĵo de la Asocio por impostado de financaj transakcioj kaj por civitana agado (Attac) titolita Dek jarojn post la krizo ni transprenu la kontroladon de la financo [3], kiu prezentas sin kiel “libron por agi”, detale elmontras la manieron, per kiu la financo ostaĝigis la mondon dum la disfalo de la merkatoj, en 2008. Kiam venas la parto dediĉita al la disvolvendaj agadoj por neŭtraligi la antaŭe analizitajn riglilojn, la aŭtoroj almenaŭ interŝanĝas la sekcilon kontraŭ la steloj : “Ni iom revu”, ili proponas, antaŭ ol pentri sian “realisman utopion” … pasive : “La pezo de la instituciaj investistoj malkreskis”, “la hedge funds estas malpermesataj”, “la mallongtempa strategio de la financmerkatoj forlasita”, “restrukturado de la ŝuldoj estas realigata en la kadro de internacia konferenco pri la ŝuldo”. Meduzo minacas ; Meduzo mortis. Kiu mortigis ŝin kaj kiel ? La leganto pri tio ekscias nenion.

Kaj se Edipo ne fuĝus ? Kaj se la maldekstro kuraĝus rekte alrigardi sian kontraŭulon ? Oni povus turni sin al la historio por rakonti la akiritajn venkojn, hieraŭ, kontraŭ la merkatoj ; ili ja ekzistas. Sed, kvankam la pasinteco liveras kialojn por esperi, ĝi ne ĉiam ebligas refari la nunan staton de la fortrilatoj. Nu. ŝajnas ke la investistoj dekobligis siajn kapablojn malutili dum ĉiu krizo, kiun ili kaŭzis. Kaj tiel ili ĉe la hieraŭaj sukcesoj vekas la demandon : kio eblis, ĉu tio restas ebla ?

Ni provu ĉi tie imagi ; tio ebligas izoli la variablojn por koncentri la pensadon al la konflikto kun la merkatoj. Ni deiru do de ideala politika cirkonstanco. Ekzemple la jena.

Okaze de grava krizo la franca politika pejzaĝo ŝanceliĝas. La loĝantaro deziras turni la paĝon de la novliberalismo ; ĝi elektas homon, kiu decide intencas agi por tio kaj donas al li komfortan plimulton en la parlamento. La enpotenciĝinta registaro povas kalkuli kun matura politika partio kun sufiĉe multaj kompetentaj kadruloj por anstataŭigi la altajn funkciulojn, kiuj rifuzas la ŝanĝon. Surstrate, en amasa kaj festanta popola mobiliziĝo severe atakas la fimanovrojn de la reakcio. Diskreditigitaj, la privataj komunikiloj ne sukcesas ludi la rolon de opozicio : ilia inciteco kontraŭ la registaro nur pliigis la decidemon de la loĝantaro. La polico kaj la armeo siavice montras leĝfidelon, kio forigas la perspektivon de ŝtatrenverso.

Ĉu idilia etoso, dum la realo plej ofte pentriĝas per tranĉiloj ? Sendube. Kaj tamen, spite al tiu ĉi idilia scenaro, [4] la progresemaj fortoj devos fari eksterordinare perfortan batalon. Ĉar la simpla volo plenumi siajn promesojn estas militdeklaro : “Progresema gvidanto, kiu montrus sian decidemon, tuj estigus malamikan reagon de la merkatoj, kaj pli ĝenerale de ĉiuj fortoj de la kapitalo, analizas la ekonomikisto kaj filozofo Frédéric Lordon. Reagon, kiu devigus lin uzi pli altan rapidumon, en reciproka akriĝo, kiu kondukus al tre radikalaj disponoj, escepte de « blokiĝo »” Sed se la batalo kontraŭ la merkatoj havas koston — pri tio pli malsupre — ĝi ebligas la transformadojn, kiujn la financa oligarĥaro malpermesas : finon de la provizoreco, de la produktismo, de la malracia elĉerpado de la naturresursoj, fino de la freneza konsumado, de la ĉiutaga koktelo de kontraŭ-stresaj medikamentoj, de la abismaj malegalecoj … “Oni devas bone mezuri, precizigas Lordon, la nivelon de malamikeco, al kiu oni elmetas sin kaj kiun, kiam ĝi estas lanĉita, oni jam ne povas haltigi. Ĉar ne ekzistas opcio de laŭgradeco.”

Por fari tiun ekzercon de imagado, ni ĉirkaŭigas nin per tri muzoj ne cedemaj en ŝtorma tempo : Frédéric Lordon, ĵus prezentita ; Jacques Nikonoff, profesoro ĉe la Instituto pri eŭropaj studoj de la universitato Parizo-VIII, lerninto de la Ŝtata Lernejo pri Administrado (ENA), dum certa tempo reprezentanto de la Depon-kaso en Usono kaj financa ataŝeo por la Trezorejo en Novjorko ; kaj Dominique Plihon, profesoro pri financa ekonomio ĉe la universitato Parizo-VIII. [5]

Apopleksio en la redaktejoj

LA PREZIDANTAJ kaj parlamentaj elektoj kaŭzis la sankcion de la merkatoj : la franca spread [6] saltis alten, dum la investistoj foriris el la ŝuldpaperoj de Francujo. Maltrankvilaj pro la promeso de Parizo ĉesigi la novliberalan ordon, la grandaj riĉaĵoj provas eltiri parton de sia mono. Foriro de la investistoj kaj fuĝo de la kapitaloj malbonigas la pagbilancon kaj minacas la pagipovon de la ŝtato.

La Eŭropa Unio tiam eniras la arenon. Sur politika nivelo la Eŭropa Komisiono multigas la deklarojn, kiuj memorigas tiun de ĝia prezidanto Jean-Claude Juncker en 2015 : “Ne povas ekzisti demokratia elekto kontraŭ la eŭropaj traktatoj” (Le Figaro, 29-an de januaro 2015). La ordonojn retiriĝi akompanas minacoj de sankcioj pro nerespekto al la kriterioj de “bona konduto” fiksitaj de la eŭropa traktato pri stabileco kaj kresko, adoptita en 1997 : publika deficito malpli ol 3 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) kaj nivelo de enŝuldiĝo kiu ne superas 60 elcentojn de la MEP. Ĉar Francujo ne estas Grekujo, la krizo baldaŭ minacas ĉiujn landojn de la eŭro-zono. La situacio fariĝas praktike netenebla.

En tiu stadio Francujo similas al kribrilo : la eŭroj foriras el ĝia teritorio tra ĉiaj interspacetoj. Sub la reĝimo de libera cirkulado de kapitaloj (garantiata de la eŭropaj traktatoj) la bilet-sifonoj multas. Speciale tri de ili postulas pli rapidan reagon ol la normala ritmo de leĝaj proceduroj permesas ; do necesas, laŭnecese, procedi per dekretoj.

Unue ĉe la nivelo de la hot money, aŭ mallongtempaj spekulaj investoj. Tiuj kapitalo papilias de unu invest-okazo al alia. Timigitaj de la politika orientiĝo de Parizo, ili fuĝas el la franca teritorio en elektronika rapido kaj elĉerpas la landajn rezervojn en alilanda mono. La solvo ? “Sistemo nomata « deposit », same kiel tiu uzita de Malajzio dum la krizo de 1997-1998”, proponas Lordon. Tiu rimedo trudas al enirantaj en la teritorion aŭ jam ĉeestaj en ĝi deponon de garantio (je triono) kiu redoniĝas nur sub certaj kondiĉoj : minimuma tempo de restado sur la teritorio (unu jaro, ekzemple, kontraŭ aktuale kelkaj dekoj da minutoj), kio limigas la spekuladajn agadojn sen ĝeni la produktivajn investojn, la eksportojn nek importojn.

Dua vektoro de kapital-fuĝo : la landlimoj, kiujn la riĉaĵoj de la plej grandaj riĉuloj trairas amase. Ekzistas rimedo por reteni ilin : ĝi apartenas al la ilaro de la kapital-kontrolo, kies simpla elvoko kaŭzas apopleksiojn en certaj redaktejoj. Tiuj meĥanismoj “estis tamen uzataj en Francujo inter 1939 kaj 1967 kaj poste inter 1968 kaj 1989”, memorigas Nikonoff. Ili estis uzataj ankaŭ en Argentino dum la krizo de 2001. Temas ĉi tie pri restarigo de kontingentado : la procedo, simpla, limigas la sumojn, kiujn privatuloj povas retiri en la giĉeto de sia banko. Ĝi ankaŭ kadrigas la postulojn de devizoj de entreprenoj kaj de mastrumoj laŭ ilia posta uzado.

La tria devizo-pumpilo, kiu minacas ruinigi la francan ekonomion, instaliĝas ĉirkaŭ la ŝuldo. “La unua farendo estas anonci pagoprokraston pri la ŝuldo-pago“, opinias Nikonoff. “Tio donas la okazon por lanĉi civitanan kontrolproceduron, similan al tiu organizita de la Kolektivo por civitana kontrolproceduro de la publika ŝuldo [CAC] en 2014, aldonas Plihon. La asembleo, konsistanta el civitanoj, parlamentaj delegitoj, reprezentantoj de la socio, demonstras, ke la eksplodo de la ŝuldo, kiu pasis de 60 elcentoj al 100 elcentoj de la MEP inter 2008 kaj 2018, grandparte devenas el la financa krizo. Oni tiam decidas, ke grava parto de la ŝuldo ne estas laŭleĝa. Per aliaj vortoj, ke la civitanoj ne devas repagi ĝin.” En 2014 la analizoj de la CAC taksis, ke proksimume 59 elcentoj de la aktuala alteco de la ŝuldo devigas al nenia repago.

Ĉi tie la ekzerco de imagado komplikiĝas : “Pagoprokrasto pri la franca ŝuldo, kiu superas 2000 miliardojn da eŭroj, tuj kaŭzus gravan sistem-krizon, avertas Lordon, sen tamen proponi ke oni rezignu pri ĝi. Ĉiuj internaciaj (kaj naciaj) investistoj elmetitaj al la franca suverena risko, estus malstabiligitaj. Jen la paniko en ĉiuj etaĝoj, kaj multaj bankoj kolapsus.” Kion fari en tiaj kondiĉoj ? Li desegnas du vojojn : “Sufiĉe frue antaŭsciigi, ke Francujo honoros siajn engaĝiĝojn je kondiĉoj, kiujn ĝi suverene fiksos, kaj sen fari novajn ŝuldojn ĉe la merkatoj. Aŭ lasi alveni la financan ĥaoson, kaj profiti ĝin : kolektante la bankrotajn bankojn per kulereto, do … per 0 eŭro.” En scenaro de alfrontiĝo kun la merkatoj tiu opcio ebligas organizi la transiron al socialigita sistemo de kredito.

“Plej gravas, daŭrigas Nikonoff, ke tuj la fortrilato inversiĝis : jam ne la ŝtato suferas la premon de la investistoj, sed male. Ekde tiu momento ĝi kapablas krei malcertecon ĉe ili kaj samtempe dividi ilin — gravega aspekto de la aferoj, kiu evitos la aperon de unueca fronto.” Kiel ? “Per anonco, ekzemple, ke certaj agantoj ricevos repagon, sed ne la aliaj. Kaj surbaze de kvotoj, kiujn decidi la publika potenco rezervas al si la liberecon …”

“Minimumo da malglateco”

SE, POST ŝtopado de la franca kribrilo, la eŭroj jam ne foriras, ili ankaŭ ne eniras, ĉar la investistoj ne deziras investi en landon, kiun ili jam ne povas forlasi. La pagprokrasto donis al Parizo financan agospacon, sed tiu ne sufiĉas por plenigi la primaran deficiton de la lando (la diferencon inter la enspezoj kaj elspezoj de la publikaj administracioj). En 2017 la sumoj por repago de la ŝuldo estis 42 miliardoj da eŭroj ; la primara deficito proksimume 15 kromaj miliardoj. Necesas do trovi disponeblan monon por pagi la salajron al la funkciuloj, prizorgi la lernejojn ktp. Per aliaj vortoj, por malfirmigi la maŝnodon de la merkatoj “necesas imagi proceduron de financado de la ŝtato, kiu ne pasu tra ili, resumas Lordon. Tio ŝajnas esti de fundamenta logiko … ĉar oni provas liberiĝi el ili”.

“En la unua tempo Parizo povas turni sin al la Eŭropa Centra Banko [ECB] petante ĝin aĉeti ŝuldpaperojn”, proponas Plihon. Vana provo : male al la statutoj de la institucio, Frankfurto, kiel antaŭvidite, rifuzas la peton. “En tiu kazo Francujo turnas sin al sia propra centra banko, klarigante ke ĝi rifuzas la diktaĵon de la ECB”, konkludas la ekonomikisto. “La ŝtatoj dum longa tempo financis sin ĉe siaj centraj bankoj, pravigas Nikonoff. La bankoj pruntas al ili je interezkvotoj, kiuj povis esti pli malaltaj ol la merkataj ; kelkfoje je kvoto nula. Eĉ okazis ke ili donis pruntojn ne repagendajn.” Kaj se la prezidanto de la Banko de Francujo siavice malemas, argumentante per sia “sendependeco” ? “Necesas instali fortrilaton, interrompas Plihon. Oni ne povas gajni sen minimumo da malglateco.” Lordon ne diras ion alian : “La strukturoj de la internacia ekonomio kaj de la naciaj ekonomioj estas aranĝitaj tiel ke, por eĉ nur iomete cedigi la financajn fortojn necesas rompi al ili la vertebron. Kaj tio eblas per brutalaj disponoj. Oni ja ŝanĝas la politikan universon.”

Jen la Banko de Francujo liberigita el sia pragmata sendependeco, kiu ĝis nun ligis ĝin sole al la interesoj de la financa mondo. La registaro nun turnas sin al la interna ŝparaĵo, sufiĉe grava — ŝanco, pri kiu la grekoj ne disponis — por doni duan fonto de solida financado : “Nur la financa riĉaĵo (ekster la nemoveblaĵoj) de la mastrumoj estas taksata je 3.800 miliardoj da eŭroj, el kiuj 1.300 miliardoj por viv-asekuroj, skribis la ekonomi-ĵurnalisto Jean-Michel Quatrepoint en 2010 (La Tribune, 27-an de decembro 2010). Tiu de la ŝtato (daŭre sen nemoveblaĵoj) taksiĝas je 850 miliardoj da eŭroj. Do, aktivaĵoj por la domo Francujo (ekster entreprenoj) de sume 4.650 miliardoj. Fronte al tio, la ŝuldo de la mastrumoj estas je 1.300 miliardoj, el kiuj tri kvaronoj estas nemoveblaĵ-kreditoj. Kaj tiu de la ŝtato, je 1.600 miliardoj. Ni havas do larĝe pozitivan saldon.” La posta kresko de la franca ŝuldo al 2.000 miliardoj da eŭroj ne senvalidigas tiun argumentadon.

Por kolekti tiun ŝparaĵon Nikonoff proponas eldoni neintertrakteblajn obligaciojn, dispono jam uzita en Kalifornio en la jaro 2009. Minacata de nepagipovo, tiu usona ŝtato distribuis ŝuldo-atestojn (IOU, de la angla I owe you, “mi ŝuldas al vi”) por pagi siajn fakturojn. Repagitaj, tiuj slipoj poste uzeblis de la loĝantaro. Kalifornio estis tiam gvidata de respublikana guberniestro : s-ro Arnold Schwarzenegger.

“Cetere oni faras devigajn depruntojn ĉe la bankoj kaj asekur-kompanioj, daŭrigas Nikonoff. Alivorte, la ŝtato trudas al tiuj societoj aĉeton de donita frakcio de tiuj ŝuldo-eldonaĵoj.” Ĉu konfiska meĥanismo ? “Aktuale ekzistas dekkvino da francaj kaj internaciaj bankoj kiuj subskribas klaŭzaron por akiri la statuson de specialistoj pri Trezor-valoroj [SVT] ĉe la Agence France Trésor. Inter iliaj devoj : ĉiu aĉetu almenaŭ 2 elcentojn de ĉiu eldono, do sume 30 elcentojn por la dekkvin SVT. Kaj tamen, neniu denuncas formon de deviga ŝparado. Ni povus kontentiĝi per etendo de la statuso de SVT al ĉiuj bankaj establoj.” Ekzemple, antaŭ ol etendi la meĥanismon de devigaj pruntoj al la mastrumoj. “En 1976, memorigas Plihon, dum la granda sekeco, la ŝtato devigis la loĝantaron kun certa nivelo de enspez-imposto prunti al ĝi je kondiĉoj ne intertrakteblaj.” La Kaso pri Deponaĵoj, daŭre publika en Francujo, donas la idealan instrumenton por defluigi kaj mastrumi tiujn fluojn.

La akiritaj financaj agospacoj ebligas realigi socialan programon kapablan faciligi la aliĝon de la loĝantaro : plibonigo de la protekto de la salajruloj, altigo de la pensioj kaj ĝenerala klopodo por plibonigi la vivnivelon ne necese per kroma konsumado (senpageco de la publikaj transportoj, de lernejaj manĝejoj, socialaj loĝejoj …).

Per tio tamen ankoraŭ ne ĉio estas decidita, ĉar necesas stabiligi la situacion por longa perspektivo. Por agi en tiu direkto, la ŝtato disponas pri efika rimedo : la imposto. La politikaj fortoj en la potenco en Parizo ne forgesis ke, malgraŭ la progresanta erozio de la imposto por riĉaj mastrumoj kaj por la kapitalo ekde la 1970-aj jaroj, konservativaj registaroj antaŭe praktikis impost-kvotojn, kiujn la ekonomia gazetaro hodiaŭ juĝus konfiskaj. Inter 1950 kaj 1963 la loĝantoj de la Blanka Domo nomiĝis nek Lenino nek “Che” Guevara, sed Harry Truman, Dwight Eisenhower kaj John Fitzgerald Kennedy. Ĉiuj tamen konservis marĝenan parton de impostoj (la plej alta kaj aplikata nur al la supera parto de la enspez-nivelo de la plej riĉaj mastrumoj) pli alta ol 90 elcentoj. Inspirita de tiu ekzemplo, la franca registaro restarigis sistemon de progresaj devigaj deprenoj por ĉiuj enspezoj kaj samtempe forigis la impostajn kaj sociajn niĉojn, kiuj ebligis eviti tion. Ĝi cetere restarigis la imposton de solidareco por riĉaĵo (ISF) kaj faris ĝin sufiĉe forta kaj progresanta por ke la plej bonstataj mastrumoj — 10 elcentoj de la plej bonstataj francoj posedas 47 elcentojn de la nacia riĉaĵo — estu instigataj vendi parton de siaj havaĵoj por pagi ĝin.

La demando de la bankoj baldaŭ leviĝas : “Estus sufiĉe malfacila klarigi ke oni plenumis ĉion kio estas ĵus priskribita por lasi daŭrigi iliajn financmerkatajn agadojn kaj por daŭre elmeti la socion al iliaj malekvilibrigaj tendencoj”, pensas Lordon. Certaj bankoj, ĉu tuŝitaj de la anonco de pagprokrasto pri la ŝuldo aŭ de la (severa) enkadrigo de iliaj spekulaj aktivecoj, perdas sian ekzisto-kialon. Parizo profitos tion por ŝtatigi tiujn, kiujn ĝi bezonas. Kaj Plihon aldonas : “… antaŭ ol transdoni la gvidadon al asembleoj de uzantoj kaj de salajruloj, por eviti la problemojn de la ŝtatigoj en 1981, kiam la ŝtataj mastrumantoj montriĝis pretaj mastrumi siajn establojn same kiel privataj societoj”. Por antaŭmalhelpi ĉian interrompon de la moncirkulado, la registaro atribuas al si la kontroladon por garantii la disponeblon de mono en la tuta teritorio, ekzemple per la reto de la poŝt-agentejoj.

Kompreneble, la unueca mono [la eŭro] ŝanceliĝas. Aŭ Francujo ekskludiĝos el la Eŭropa Unio pro malrespekto de la traktatoj kiuj malpermesas, ekzemple, ĉian malhelpon al la libera cirkulado de kapitaloj (la principo mem de tiuj disponoj ja celas batali kontraŭ la merkatoj) ; aŭ la eŭro eksplodas sub la financaj streĉitecoj, kiujn la franca krudaĵo kaŭzas. En tiu stadio prezentiĝas du scenaroj : optimisma la unua, ne la alia.

Ideale, la politika momento, kiun Francujo trairas, trovas eĥojn eksterlande. Ĉu simila krizo produktas la samajn efikojn aŭ ĉu la franca ekzemplo spronas aliajn politikajn fortojn — grupo de landoj siavice ŝanĝas la direkton. Kune kun Parizo ili ellaboras strategion por seniĝi je la regado de la merkatoj kaj unuiĝas por doni al si komunan monon, kiu eblas protekti la naciajn monojn kontraŭ la merkatoj. [7]

Sed nenio garantias, ke aliaj popoloj inspiriĝas — en sama elano — de la franca decidemo. Parizo do povus resti izolita. Tiukaze, ĝia ekskludo el la eŭrozono (kiu okazos ekde kiam la Banko de Francujo presas biletojn laŭ ordono de la registaro) aŭ la disfalo de la unueca mono kaŭzus revenon al la franko (la cirkulantaj eŭroj estos ŝanĝotaj laŭ kondiĉoj fiksitaj de la registaro). “Almenaŭ en la unua tempo la franko estos deklarita neŝanĝebla por la mastrumoj kaj entreprenoj, proponas Nikonoff. Tiu dispono ne ĝenas la internacian komercon, ĉar la entreprenoj bezonas devizojn kaj petas ili de sia banko, kiu siavice turnas sin al la centra banko. Sed ĝi ebligas efike batali kontraŭ fuĝo de kapitaloj kaj protekti la monon kontraŭ la furiozo de la merkatoj.” Poste la ŝtato adaptas la ŝanĝokvoton al siaj prioritatoj (industriaj, socialaj ktp), do politike. La dispono pri fidindaj kadruloj ebligas eviti la aperon de korupto.

Esti pretaj en la ĝusta momento

EGALE ĈU ĝi estas asociita aŭ ne al komuna mono, la nova franko spertos plimalvaloriĝon. Tiu, bonfara se ĝi stimulas la konkurenckapablon de la francaj produktoj destinitaj al eksporto (pro iliaj prezoj en pli malforta mono ili kostas malpli al la importistoj), simetrie pufigas la francan eksteran fakturon, do la sumon de tio, kion Francujo importas.

Tiukampe la registaro proponas distingi la produktojn. Por tiuj, kiuj estas nemalhaveblaj, ekzemple petrolo, ĝi klopodas por orienti la bezonojn al malkresko, inkluzive per impostaj kaj ekonomiaj instigoj. “Ĉar necesas pasi tra protektisma momento, en kiu oni anstataŭigas la importaĵojn”, diras Nikonoff, kio implicas protekti la naskiĝantajn industriajn klopodojn per dogan-baroj (ĉar la unueca merkato disrompiĝis). “Parizo devas ankaŭ fari interkonsentojn kun la societoj, kiuj disponas pri mankantaj teĥnologioj, proponante la permeson ke ili vendu sur la franca teritorio kontraŭ transigo de teĥnologio”, kompletigas Nikonoff. Restas la kampo de produktoj, kiujn la reklamo instruis al ni konsideri kiel nemalhaveblajn (tian markon de poŝtelefono, tian alian aparte faman pantalonon ktp) … kaj kiun ĉiu devas lerni vivi sen ĝi aŭ kiun la registaro decidas kovri per altaj doganaĵoj. Necesas, ke oni memorigu al la loĝantaro, ke por la ekonomia transformado oni devas modifi siajn konsum-kutimojn, en kunteksto en kiu ĉiu perceptas, ke la aktualaj ekscesoj puŝas la planedon en la katastrofon. Ĉar jam necesas adapti niajn kondutojn, kial ne fari tion tiel, ke tiu evoluo proksimigu nin al socio, kiu pli bone kongruas kun la aspiroj de la plejmulto ?

“Iam oni devas akcepti la ideon, ke oni ne povas havi ĉion : la kompletan daŭrigon de la konsumado kaj la rompon kun la novliberalismo. Krome, la « novliberala konsumado » kostas, kaj ege : malegalecoj, ĝeneraligita provizoreco de laboro, sufero ĉe laboro, ktp, argumentas Lordon. Nu, la eliro el la novliberalismo proponas al ni tute alian koheron kaj realajn profitojn : liberigitaj el la restriktoj de la buĝetoj, de la eŭro kaj de la merkatoj, ni povas redisvolvi la publikajn servojn kaj la utilajn dungojn ; protektataj per la ebleco de malplivalorigo kaj per racia protektismo, la salajroj povas denove kreski sen malutili al la konkurenckapablo ; fine, la limigo de la financo povas etendiĝi per malmuntado de la potenco de la akciuloj, por restarigi malpli inferan labor-organizadon.”

Restarigo de la reala ekonomio, transformado de la sociala demokratio, enpreno de la mediaj demandoj, reformo de la institucioj … Sendube aliaj disponoj povas sekvi. Sed la rimedoj por batali kontraŭ la merkatoj ekzistas : neniu el la disponoj ĉi tie prezentitaj estas io tute nova. La demando, kiun la projekto de emancipiĝo rilate al la merkatoj do ne estas teĥnika, sed politika.

Tamen neniu imagas, ke la scenaro ĵus priskribita (mona kaj imposta revolucio, transformado de la produktad-cirkvitoj, renverso de la konsum-kutimoj) povas akiri la aliĝon de politika plimulto dum trankvila tempo. Sed la estonteco ne alkondukos trankvilon. Kiam la venonta fulmotondro eksplodos, la liberaluloj estas refoje pretaj, ekipitaj per vojplano, pri kiu en Grekujo eblis vidi, ĝis kien ĝi povas konduki. Kial ne ankaŭ niavice prepariĝi por la batalo, sed por ke ĝi malfermu la vojon al mondo pli solidara ?

Renaud LAMBERT kaj Sylvain LEDER.


La aŭtoro

Renaud LAMBERT
ĵurnalisto.
(vidu)

Sylvain LEDER
Profesoro pri ekonomiaj kaj sociaj sciencoj, partoprenis en la kunordigado de la “Manuel d’économie critique du Monde diplomatique”, 2016.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Komunikiloj kontraŭ komunikiloj

La brazila Paranao fronte al la « modernigo » de la agrokulturo

Carlos Slim, la tuta oro de Meksikio

Kiel kubanoj vivas

En Italujo kaj en Turkujo same kiel ĉie, la registaroj cedas al la merkatoj



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Vd “La investisto ne voĉdonas”, Le Monde diplomatique en Esperanto, julio 2018, unua etapo de tiu ĉi teksto.

[2] Vd pri tiu eŭropa katastrofo : Vilhelmo Lutermano (ed.) : La Eŭropa Unio, Greklando kaj la eŭropanoj. Diversaj konceptoj por la estonteco. Dokumentoj Esperantigitaj kaj aranĝitaj de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 106 paĝoj, ISBN 978-2-36960-027-5 (= MAS-libro n-ro 126).

[3] Dix ans après la crise, prenons le contrôle de la finance, Les Liens qui libèrent, 2018.

[4] Pri kiu la aŭtoroj mezuras, ke ĝi forigas paradokson : kiel prepari la loĝantaron al la batalo, kaj al la klopodoj, kiujn ĝi implicas sen kaŭzi la furiozon de la merkatoj kaj la ekonomian katastrofon, al kiu ĝi povas konduki … eĉ antaŭ ol ke oni sukcesas enpotenciĝi ?

[5] Respektive aŭtoroj, interalie, de Jusqu’à quand ? Pour en finir avec les crises financières [Ĝis kiam ? Por ĉesigi la financajn krizojn], Raisons d’agir, Parizo, 2008 ; Sortons de l’euro ! Restituer la souveraineté monétaire au peuple [Ni forlasu la eŭron ! Restarigi la monan suverenecon de la popolo], Mille et une nuits, Parizo, 2011 ; kaj La Monnaie et ses mécanismes [La mono kaj ĝiaj meĥanismoj], La Découverte, Parizo, 2017.

[6] Diferenco inter la interezkvotoj aplikataj al la ŝuldopaperoj eldonitaj de donita lando kaj tiu aplikata al ŝuldpaperoj eldonitaj de alia lando kun reputacio de solideco (ekz-e Germanujo).

[7] Vd Laura Raim, “De la monnaie unique à la monnaie commune” [“De la unueca mono al la komuna mono”], Manuel d’économie critique du Monde diplomatique, 2016.


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

La prezidanto Daniel Ortega en sakstrato

Subprema devojiĝo en Nikaragvo


Ekde Aprilo, Nikaragvo suferas stratajn alfrontiĝojn. Ĉe unu flanko manifestaciantoj de diversaj socialaj devenoj kaj kun ofte malkongruaj ambicioj. Aliflanke, la ŝtatestro, s-ro Daniel Ortega, kiun la subpremado de timigas. En la 1980-aj jaroj la sandinista gvidanto povis kalkuli kun la subteno de la internaciisma maldekstro. Kiel tio statas hodiaŭ ?



de  Bernard DUTERME

EKZISTAS du interpretoj de la politikaj perfortoj, kiuj disŝiras Nikaragvon ekde la lasta Aprilo. Unuflanke la prezidanto Ortega, la sandinista gvidinto reveninta al la kapo de la lando per la urnoj en 2006, prezentas sin kiel la viktimon de provo de “puĉo” aŭ de “konspiro” farata de la “teroristoj”, de “deliktuloj” kaj de “fidrogaj komercistoj”. Aliflanke, la kontestantoj — studentoj, kampuloj, pensiuloj, indiĝenoj ktp —, kunvenantaj en mobiliziĝoj samtempe amasaj kaj malhomogenaj, kiuj nomas sin “memkunvokitaj”, proklamas ke ili volas pace renversi la “ortegistan, nepotisman kaj koruptan diktatorecon”.

En Eŭropo same kiel en Norda kaj Suda Ameriko, la internacia maldekstro, iam solidara kun la revolucio de la Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo (FSLN laŭ la hispana) gvidata de la sama Ortega en la 1980-aj jaroj, ankaŭ dividiĝas. La unuaj, proksimaj de la plimulto de la komandanto, de la politikaj respondeculoj kaj de la sandinistaj intelektuloj de hieraŭ, kiuj forlasis la SFNL, seniluziiĝintaj aŭ eksigitaj de la ortegismo, denuncas la novliberalan, konservativan kaj aŭtokratan karakteron de potenco, kiu, laŭ ili, trompas la internacian opinion, ĉar ĝi deklaras sin socialista ; inter ili la Zapatista Armeo de Nacia Liberiĝo en Meksiko, la Sentera Movado en Brazilo aŭ s-ro José “Pepe” Mujica, prezidinto de Urugvajo. La aliaj, ekzemple la Forumo de San-Paŭlo, kiu kunigas la esencajn latinamerikajn progresemajn partiojn, vidas en la perfortaĵoj la manon de Vaŝingtono kaj la umadojn de loka maldekstro deziranta seniĝi je maldekstra registaro. La pruvo, ili argumentas : S-ro Ortega suferas la atakojn de la granda mastraro kaj de la katolika hierarĥio — kaj ne precizigas, ke la privata sektoro kaj la eklezio estis hieraŭ inter la unuarangaj subtenantoj.

Forlaso de la ambicioj de hieraŭ

LA OPCIOJ de la nemovebla ĝenerala sekretario de la FSLN ne lasas multan spacon por dubo, ekde la elekta malvenko de la sandinistoj ĉe la voĉdonado de 1990. Rekonkeri la potencon, konstrui kaj firmigi sian hegemonion, duobligi la malnetan enlandan produkton (MEP) en unu jardeko (2007-2017) kaj akiri la gratulojn de la internaciaj financ-instancoj, tio havas koston : rezignon pri la iamaj idealoj pri potenc-divido, de socia justeco aŭ de nacia suvereneco.

La prezidanta grupo precize konstruis sian alprenon de ĉiuj potencoj. Ĝi faris interkonsentojn kun la antaŭaj malamikoj:mecenatoj de la kontraŭrevolucio, ideologiistoj de la liberalismo, pli aŭ malpli koruptaj dekstraj politikaj gvidantoj, “prezidant-faraj” kardinaloj, evangeliaj gvidantoj. Ĝi reformis aŭ ĉirkaŭiris la konstitucion, plioftigis la alelektojn kaj sekretajn interkonsentojn, organizis dubigajn elektojn … Ĉiu manovro estis pravigita de la atingita rezulto : ĉiakoste solidigi la potencon, por ne plu lasi sin priŝteli kiel en 1990. S-ro Orlando Nuñez, konsilanto de la prezidanto, volonte konfirmis tion al ni, dum interparolado en Februaro de 2017 : “Kiel ni povintus reakiri kaj poste firmigi nian potencon sen tiuj interkonsentoj kaj tiuj voĉ-aĉetoj ? Nenia hegemonio eblas sen alianco. Kiel la dekstraj partioj povus ankoraŭ venki, kiam la plimulto de iliaj gvidantoj sidas nun en la parlamento kiel sandinistaj aŭ aliancaj deputitoj ? Ni ne volas plu perdi la potencon per la urnoj.” Mallonge, la sperto de 1990 pravigis senkompleksan oportunismon miksitan kun dozo de cinikismo.

Sur ekonomia nivelo, profitante internacian kuntekston favoran ĝis en 2014 (altaj prezoj de eksportataj krudmaterialoj, ekvalido de la traktato pri liberkomerco inter Usono kaj Centrameriko, larĝanimeco de Venezuelo), la registaro de Ortega instalis sian “modelon de alianco kaj de interkonsento” kun la grandaj entreprenoj. [1] Tiom, ke s-ro José Adán Aguerri, prezidanto de la precipa mastra federacio, volonte transprenis la rolon de proparolanto de la registaro.

Oni elruligis la ruĝan tapiŝon al eksterlandaj investistoj, tra impostaj malaltigoj kaj sendevigoj, kiuj, laŭ la diversaj taksoj, reprezentas inter 800 milionoj kaj 1 miliardo da dolaroj. La mediprotektaj leĝoj estis malmuntitaj ; dekreto de 2017 ekzemple sendevigas la projektojn de naturresursa ekspluatado pri antaŭaj studoj koncerne eblajn sekvojn … La reĝimo de senimpostaj zonoj estis etendita precipe al la kulturado de tabako kaj de pasio-fruktoj. Aktuale la privata sektoro regas verŝajne 90 elcentojn de la jara produktado de riĉaĵoj, [2] dum la oficiala agentejo pri stimulado de la lando ĉe la investistoj, Pro-Nicaragua, en sia retejo gratulas sin pro tio ke la minimuma salajro estas “la plej konkurenckapabla en regiona skalo, kio faras Nikaragvon lando ideala por fari laborintensajn operaciojn.” S-ro Ortega faris Nikaragvon “sukces-kronitan modelon”, taksis la Internacia Mon-Fonduso (IMF) en Majo de 2017, [3], antaŭ ol konsili al la sandinista prezidanto … trudi al la entreprenoj pli da impostoj, en zorgo de redistribuado ! [4]

La ortegismo jubilas : la ekonomia kresko estas inter la plej altaj de la kontinento (4 ĝis 5 elcentoj jare), la eksterlandaj investoj kreskegas (mezume + 16 elcentoj jare ekde 2006), same kiel la eksportoj (+ 8 elcentoj), kaj la komerco kun Usono, kun distanco la unua partnero, kreskas. La registaro investas, konstruas, modernigas kaj garantias stabilecon kaj socialan pacon. Danke al la petrol-helpo de la ĉavesisma Venezuelo — ĉiujare la ekvivalento de kvarono de la nacia buĝeto — ĝi financas plurajn celatajn sociajn programojn. Sed la grandajn transformad-ambiciojn de hieraŭ ĝi anstataŭigas per similaj projektoj de “batalo kontraŭ la malriĉeco”, fine, al tiuj, kiuj dek jarojn antaŭe akompanis la strukturajn adaptojn.

Kaj tio ne sen noti certajn sukcesojn, ofte troigatajn en la oficialaj anoncoj. Laŭ la registaro la parto de la loĝantaro vivanta sub la sojlo de malriĉeco malgrandiĝis, pasante de 42,5 elcentoj en 2009 al 29 elcentoj en 2013. Se oni aplikas la metodon uzatan de la Monda Banko, la reduktado montriĝas malpli granda : de 44,7 elcentoj de malriĉuloj en 2009 al 40,5 elcentoj en 2013, dum la ekstrema malriĉeco stagnas (de 9,7 al 9,5 elcentoj). Sed la malegalecoj kreskis, pri kio la oficialaj taksaĵoj konsentas. [5] “La nombro de multmilionuloj (minimume po 30 milionoj da dolaroj) konstante kreskis de antaŭ kvar jaroj kaj atingas hodiaŭ 210”, skribis la ekonomikisto Enrique Sáenz en 2016. [6] Du jarojn antaŭe la grandaj riĉuloj de la landoj jam koncentris inter si tiom da riĉaĵoj kiom iliaj kolegoj en Gvatemalo, la plej grava ekonomio de la terkolo kaj inter la plej malegalecaj de la mondo.

Aliflanke, pli ol la duono de la nikaragvanoj jam ne povas pagi la canasta básica (la ĉiutagajn vivnecesajn produktojn), ĉar la meza reala salajro kovras nur 70 elcentojn de ĝia kosto. Laŭ la Centra Banko de Nikaragvo, 80 elcentoj de la aktiva loĝantaro vivas de la maloficiala sektoro en 2017, kontraŭ 60 elcentoj en 2009. Kaj, malgraŭ la duobliĝo de la riĉaĵoj produktataj interne de ĝiaj limoj en dek jaroj, Nikaragvo restas la plej malriĉa lando de la kontinento post Haitio.

Ekde 2015-2016 la venezuela helpo malaltiĝis, same kiel la prezo de la krudmaterialoj, kaj la etoso de la aferoj kun Usono malboniĝis. Tiu falo de la konjunkturo komplikigis la situacion por la registaro. Ĝi senigas ĝin je rimedoj, kiuj ebligis al ĝi fari sian agadon tolerebla en la okuloj de la loĝantaro. Pli malbone : la krizo minacas la aliancon teksitan de s-ro Ortega — kaj de lia edzino Rosario Murillo, vicprezidantino kaj nun ŝlosila figuro de la potenco — kun du gravaj partneroj, la grandaj privataj grupoj (maltrankvilaj pro malrapidiĝo de la ekonomio kaj pro la sociala kontestado) kaj Usono. Ties latenta malamikeco estis mildigita nur de la kapablo de Managvo garantii politikan stabilecon, liberkomercon kaj plej fidelan kunlaboradon pri migraj aferoj.

Lastan Aprilon la malzorgemo de la registaro fronte al la arbaraj bruladoj en la natur-rezervo Indio Maíz, poste projekto de pensi-reformoj unue pelis sur la straton centojn da ekologiistoj, al kiuj aliĝis pluraj miloj da studentoj kaj da pensiuloj. Ekstreme kolerigita de la perforta subpremado, la opinio poste mobiliziĝis kontraŭ la prezidanta paro kaj ĝiaj simboloj. Dekoj da barikadoj leviĝis tra la lando, ĉefe de studentoj, junuloj el la popolaj kvartaloj aŭ de kampuloj. Pluraj manifestacioj, kiuj kunigis ĝis centmilojn da nikaragvanoj, marŝis tra la urboj. Ili alfrontis la pafojn de la polico kaj de la “volontulaj policistoj” — nomo kiun donis al ili la prezidanto en la televido Cable News Network (CNN) la 28-an de julio — kaj kiu estis ekipita per armiloj de la nacia armeo.

Opozicio en la opozicio

DE TRICENT ĝis kvarcent mortintoj, miloj da vunditoj kaj da malliberuloj poste, provo de “dialogo por la paco” estis abortigita, kaj la lando estis purigita je siaj barikadoj. Certaj studentaj aŭ kampulaj gvidantoj, same kiel sandinistaj disidentoj, kaŝas sin, se ili ne fuĝis eksterlanden. La ŝtatestro siavice gratulas sin pro la reveno al la “normaleco”. Intertempe li tamen perdis la apogon de la katolika eklezio — en tiu ĉi konflikto kontraŭ-Ortega peranto — kaj de la granda mastraro. Post pli ol ses semajnoj da subpremado la tri unuaj financaj grupoj (Pellas, Lafise kaj Banpro), kiuj ĝis tiam senkondiĉe subtenis lin, fine lasis lin fali. La Supera Konsilantaro de la Privataj Entreprenoj (Cosep), la Ĉambro de Komerco kaj Industrio (AmCham) en Managvo kaj la Nikaragva Fondaĵo por Ekonomia kaj Sociala Disvolvado (Funides) estis cetere unuarangaj ĉe la Civitana Alianco por la Justeco kaj la Demokratio, invitita de la Episkopa Konferenco por intertrakti kun la registaro. “Ili postulas la finon de la perforto kaj la okazigon de anticipaj elektoj en 2019, sed ne la ĝeneralan strikon nek la tujan eksigon de la prezidanta paro, kion postulas aliaj komponantoj — parto pli populara aŭ pli maldekstra — de la opozicio”, bedaŭras la studenta respondeculino Claudia H.

“La ribelo estas diverselementa, konfirmas s-ro René Rodríguez, universitata aktivulo de la grupo SOS Nicaragua. Unuflanke la « Miami boys », kiuj eniris la landon post la malvenko de la sandinista revolucio en 1990, kun mastra programo proksima al la usonaj interesoj. Aliflanke multaj historiaj sandinistoj kaj serio da socialaj, studentaj, feministaj, indiĝenaj kaj kampulaj organizaĵoj, kiuj kontraŭas la prioritaton al elminado kaj la koncentradon de la grundoj.” La unuaj deziras, ke Vaŝingtono pli akrigu siajn kondamnojn kaj aktivigas sian Nicaraguan Investment Conditionality Act (NICA). Tiu teksto, kiu atendas aprobon en la Senato de pli ol jaro, kondiĉas la konsenton de Usono al pruntoj de la multflankaj institucioj “al restarigo de la demokratio kaj al la batalo kontraŭ la korupto”. La duaj starigis la Kunlaboradon de la Sociaj Movadoj, kiu, sen rekta politika apogo, proponas “vojon por demokratiigo” : eksigo de la reĝimo Ortega-Murillo, starigo de transira registaro, elekto de konstituciiga asembleo.

Aktuale, dum la soci-ekonomia situacio daŭre pli malboniĝas, la nikaragva potenco vetas sur la brutala estingo de la “puĉistoj”. Ekstere ĝi provas kompromisi kun la rekomendoj kaj la minacoj de sankcioj de “internacia komunumo”, pri kiu neniu forgesis, ke ĝi subtenis ke en la lastaj jaroj ĝi subtenis, aplaŭdis kaj eĉ financis Managvon pro la ortodokseco de sia politiko …

Bernard DUTERME.


La aŭtoro

Bernard DUTERME
Sociologo, vicdirektoro de la Centre Tricontinental [Trikontinenta Centro] en Louvain-la-Neuve (Belgio), aŭtoro i.a. de « Indianoj kaj zapatistoj », Luc Pire, Bruselo, (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Dek jaroj da zapatista ribelo en Chiapas



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Pedro Ortega Ramirez, “Politicas económicas han sido acertadas para reducir la pobreza”, 10-an de Aprilo 2018, www.ell9digital.com.

[2] Óscar-René Vargas, Nicaragua cambia, todo cambia, ASDI-Hivos, Managvo, 2014.

[3] Pedro Ortega Ramirez, “FMI reconoce exitoso modelo de Nicaragua”, 4-an de Majo 2017, www.ell9digital.com.

[4] Vd “Recherche percepteurs désespérément”, Le Monde diplomatique, aprilo 2018.

[5] La nombroj de tiu ĉi paragrafo estas prenitaj el Arturo Grigsby, “La ley Nica nos coloca en una situación de alto riesgo. ¿Nos tocará repetir el mito de Sísifo ?”, Envío, n-ro 415, Managvo, Oktobro 2016.

[6] Edmundo Jarquin (sub la dir. de), El régimen de Ortega. ¿Una nueva dictadura familiar en el continente ?, Pavsa, Managvo, 2016.


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Filozofio

Pensado de batalo


de  Guillaume FONDU

LA HISTORIOGRAFIO de nia lastatempa pasinteco, kun tiu de la ekonomio, estas sendube la intelekta kampo, kiu daŭre restas la plej konflikta. En ĝi temas pri la ebleco aŭ maleblo referenci la emancipajn kaj revoluciajn provojn, kiujn la historio spertis ; same multaj solvoj por ŝanĝi la kapitalismon kaj do da refutoj de ĝia pretendo reprezenti la sole eblan manieron de sociala organiziĝo. Pro tiu konstato, kaj pro la neceso doni al la progresemaj aktivuloj ilian historion, la itala komunista filozofo Domeniko Losurdo [1], malaperinta lastan junion, entreprenis kompletan kritikon de la dominanta historiografio. [2]

La unua kampo, en kiu li praktikis sian analizon, estis tiu de la intelekta genealogio de la politikaj fortoj. Li sekvis la rektan linion de la studoj dediĉitaj de Georgo Lukaĉo al la germana historio de la pensado [3] kaj li entreprenis la kontestadon de la liberala rakonto de miljara alfrontiĝo inter libereco kaj totalismo, kia legeblas ekzemple ĉe Karl Popper. En la studado, kiun li dediĉis al la politika liberalismo, [4] li profundigis la intuicion, jam ĉeestan ĉe Karlo Markso, de profunda ambiguo de tia filozofio, kiu estiĝis inter la 17-a kaj la 19-a jarcentoj, de John Locke ĝis Alexis de Tocqueville, ĉirkaŭ la nocioj de naturrajto kaj individua libereco. La liberalismo efektive postulas universaligon de la rajtoj, interalie de tiu, fundamenta, de la rajto je proprieto. Kio principe emancipas grupojn politike malgrandajn, sed kio iras sampaŝe kun la grava malboniĝo de la kondiĉoj de tiuj, al kiuj tiuj rajtoj estas rifuzitaj — kion ilustras la sklavismo, tipa por tiu “ekskluda klaŭzo”, kiu konsistigis la liberalismon. La limo inter liberala tradicio kaj konservativa tradicio estas pro tio almenaŭ malklara …

Losurdo realigas metodon, kiu miksas filozofion kaj historion, konfrontante la konceptojn uzataj de la studataj aŭtoroj kun la historiaj kromsignifoj de la terminoj, per kiuj ili esprimas ilin. Li aplikas tiun metodon al la plej kanonaj aŭtoroj, inkluzive de Niceo [Friedrich Nietzsche], kio ebligas al li senvalidigi la interpretojn, kiuj izolas liajn plej polemikajn konceptojn (sklavo, virino, judo ktp) el la kunteksto kaj la liatempaj diskutoj, al kiuj ili dankas parton de sia senco. [5]

En tiu sama perspektivo de kritika prilumado liaj laboroj pri la germana idealismo [6] male volas montri la elstare progreseman karakteron de tiuj, kiuj estis ofte prezentataj kiel antaŭuloj de la totalismo — unue de Hegelo [Georg Wilhelm Friedrich Hegel]. Losurdo raportas pri la ĉirkaŭaĵoj de lia pensado de la historio, kaj de lia teorio profunde politika de la homa komunumo, ankrita en pensado stampita de admiro por la Franca Revolucio.

Ĝuste Hegelo servas al Losurdo kiel vojmarko por skribi la historion de la realaj socialismoj, [7] la dua granda aspekto de lia verkaro. Kontraŭflue al la abstraktaj kondamnoj kaj de la neado de la historio, kiuj amase montriĝas en la historiografio de la USSR kaj de la Popolrespubliko Ĉinujo, li entreprenas la verkadon de historio de la revolucioj kaj de la reĝimoj, kiuj sekvis ilin, kiel provon per malrapida kaj malfacila lernprocezo. Malperfektaj kaj kelkfoje krimaj, ili estas remetendaj en sian longan historion (pezo de la aŭtokratia tradicio, de la malamo inter la komunumoj, ktp) kaj en sian kuntekston (milita invado de la Sovetunio, situacio de kvazaŭa encirklado, imperiismaj premoj, ktp), kaj ne juĝendaj laŭ ideala normo ekster la konkretaj donitaĵoj. Tiuj analizoj por iuj povus ŝajni kontesteblaj. Sed Losurdo, per sia tuta konsiderinda laboro, [8], ankaŭ metis la markojn de politika kaj intelekta realproprigo de la granda progresema tradicio.

Guillaume FONDU.


La aŭtoro

Guillaume FONDU


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Itale : Domenico Losurdo. -vl

[2] Domenico Losurdo, Le Révisionnisme en histoire. Problèmes et mythes [La reviziismo en historio. Problemoj kaj mitoj], Albin Michel, kol. “Histoire”, Parizo, 2006.

[3] Georges Lukács, [La Destruction de la öraison. De l’après Nietzsche à Heidegger et Hitler [Georgo Lukaĉo : La detruado de la racio. De post Niĉeo ĝis Heidegger kaj Hitlero], Delga, kol. “Philosophie”, Parizo, 2017, 465 paĝoj, 24 eŭroj. — Pri lia prezentado de Niĉeo vidu, en Esperanto, Richard Sorg : Domenico Losurdo interpretas Niĉeon, en : Ekonomia krizo. Analizoj n-ro 3, p. 26-42. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, ISBN 978-2-918300-22-9. -vl

[4] Domenico Losurdo, Contre-histoire du libéralisme, La Découverte, kol. “Cahiers libres”, Parizo, 2013.
— En Esperanto : Domeniko Losurdo : Libereco kiel privilegio. Kontraŭhistorio de la liberalismo. Tradukita de Vilhelmo Lutermano, [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 379 paĝoj, ISBN 978-2-918300-82-3 (= MAS-libro n-ro 85). -vl

[5] Domenico Losurdo, Nietzsche, le rebelle aristocratique. Biographie intellectuelle et bilan critique, Delga, kol. “Philosophie”, 2016.

[6] Domenico Losurdo, [Hegel et la catastrophe allemande, Albin Michel, kol. “Bibliothèque du Collège international de philosophie”, 1994. Kp ankaŭ Autocensure eto compromis dans la pensée politique de Kant, Delga, 2018, 22 eŭros.

[7] Domenico Losurdo, La lutte des classes. Une histoire politique et philosophique, Delga, kol. “Théorie”, 2016.

[8] En Esperanto aperis, krom lia supre menciita “Libereco kiel privilegio. Kontraŭhistorio de la liberalismo.”,
- Domeniko Losurdo : Ĉu fuĝi el la historio ? La rusa kaj la ĉina revolucioj hodiaŭ. El la itala germanigita de Erdmute Brielmayer kaj Hermann Kopp, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 204 paĝoj, ISBN 978-2-918300-26-7 (= MAS-libro n-ro 33) ;
- Domeniko Losurdo : Hegelo, Markso kaj la Ontologio de la socia esto, en : Div. : Ontologio kaj fremdiĝo nuntempe. Domeniko Losurdo : Hegelo, Markso kaj la Ontologio de la socia esto ; Claudius Vellay : Fremdiĝo el la vidpunkto de la ontologio de Lukaĉo. Materiisma etiko ĉi-flanke de religio kaj kredo. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano. [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 61 paĝoj, ISBN 978-2-918300-86-1 (= MAS-libro n-ro 89), p. 8-24. -vl


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Ekologio kaj sociala justeco tra perdoj kaj profitoj

Kampkultura politiko malmulte komuna


La projektoj de la Eŭropa Komisiono pri kampkulturo por la sep jaroj spegulas la politikan malmuntadon de la komunuma Eŭropo. Ŝajnas, ke la dispartigo de la subvencioj inter kampkulturistoj aŭ la ekologiaj normoj estas lasitaj al la libera volo de la membroŝtatoj kaj ke tio montras politikon laŭ elekto, malproksiman de la nuntempaj socialaj kaj ekologiaj necesoj.



de  Aurélie TROUVÉ , Frédéric COURLEUX

KUN LA foriro de Britujo la eŭropaj financoj estos reduktitaj je proksimume 10 miliardoj da eŭroj jare. Dum oni atendas, ke la registaroj interkonsentu pri starigo de novaj resursoj, la buĝetoj de la du historie grandaj politikoj de la Eŭropa Unio devos suferi la plej grandajn fortranĉojn : la politiko de kunteniĝo (aŭ regiona politiko) kaj la komuna kampkultura politiko (KKP), kies kreditoj falos 16-elcente dum la venontaj sep jaroj kaj atingos mezume iomete pli ol 46 miliardoj da eŭroj jare. [1]

Ekde la jaro 1992 la KKP jam estis senigita je siaj precipaj rimedoj por regulado de la merkatoj, kaj per tio malproksimiĝis de kelkaj ĝiaj celoj, kiujn la traktato de Romo en 1957 atribuis al ĝi : “kreskigi la kampkulturan produktivon”, “certigi al la kampkultura loĝantaro egalan vivnivelon”, “garantii la provizadan sekurecon”, “certigi raciajn prezojn (…) al la konsumantoj kaj “stabiligi la merkatojn”. La minimumaj garantiataj prezoj, la variaj doganaĵoj starigitaj en la kadro de la komunuma prefero, la helpoj al eksportado kaj la produktad-kvotoj, starigitaj en la 1960-aj jaroj, iom post iom estis malmuntitaj post la aliĝo de la Unio al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), la 1-an de Januaro 1995. En Junio de 2018 la Eŭropa Komisiono konfirmis tiun orientiĝon : la helpo al kampkulturistoj devas havi “nenian aŭ malmultan influon al la internaciaj interŝanĝoj”, por ke “la Unio povu respekti siajn devojn (…) en la interkonsento kun la MOK”. La eŭropaj prezoj devas do esti laŭ la internaciaj merkatoj.

Sed, kvazaŭ ŝtoneto en la ŝuo, “detalo” perturbas tiun novliberalan rapidmarŝon : la kampkulturaj merkatoj estas strukture malstabilaj ; la mondaj kurso plej ofte rezultas el subkosta vendado, ĉar ili kongruas kun la kromaĵoj de la plej konkurenckapablaj landoj. La eŭropaj kampkulturistoj suferas prezojn, kiuj ĝenerale ne kovras la produktad-kostojn.

Kontraŭe al la decidoj de Bruselo la kampkulturaj politikoj en la cetera mondo estis fortigitaj ekde la nutraĵa krizo de 2008. En Hindujo aŭ Ĉinujo la internaj prezoj de multaj produktoj tiel superas la mondajn kursojn danke al doganaĵoj, garantiataj minimumaj prezoj kaj al grandaj publikaj stokoj. En Usono produktistoj ricevas variajn helpojn laŭ la evoluo de la merkato. Kvazaŭ sola inter ĉiuj, la Eŭropa Unio siavice alkroĉigas sin al la liberkomerca logiko de la 1990-aj jaroj.

Tamen, alfrontitaj al la krizo de la kampkultura mondo, la ekonomikistoj de la Komisiono same freneze kiel senutile cerbumas por trovi solvojn en la kadro de malpermeso de publika interveno. Do ili proponas, en la estonta KKP, solidigi la “instrumentojn de risko-mastrumado” : privataj asekuroj kaj mutualaj fondusoj. Sed tiaj instrumentoj efikas nur kiam la prezoj falas por longa daŭro. Ili estas senutilaj ankaŭ kiam la prez-malaltiĝoj okazas por la plej multaj produktoj samtempe kaj tiel malebligas la mutualigon de la riskoj. Nu, ĝuste tio plej ofte okazas en la kampkultura sektoro.

La frenezo de la senligaj helpoj

EN KUNTEKSTO de malreguligado de la merkatoj la grandaj transportaj kaj distribuaj entreprenoj daŭre ricevas la plej grandan parton el la aldonvaloro, malprofite al la kampkulturistoj. La prezoj pagataj al la produktistoj tiel falis duone en la lastaj kvardek jaroj, dum tiuj de la kampkulturaj nutraĵoj aĉetataj de la konsumantoj apenaŭ ŝanĝiĝis (-7 elcentoj en konstantaj eŭroj ekde 1975. [2] La branĉo de kampkultura nutraĵoj spertis pli kaj pli akran centriĝon de la entreprenoj malantaŭ la kampkultura produktado (transformado, distribuado), sed ankaŭ antaŭ (semoj, ĥemiaj produktoj, maŝinismo). Ŝajnas, ke tio ne emociigas la instancojn de la konkurenco.

Kion da proponas la Eŭropa Komisiono en 2918 ? Instigi la starigon de produktistaj organizaĵoj, ĉu lokaj aŭ naciskalaj, por mastri la surmerkatigon kaj la vendoprezojn de iliaj produktoj, kiel tio jam okazas en certaj sektoroj ekde 1960 en Francujo (bovviando, freŝaj fruktoj kaj legomoj, ktp). Certe, tiaj grupiĝoj necesas. Tamen ĉu ili sufiĉas, dum publika interveno ne ekzistas ? Krome, se, fronte al la problemoj kaŭzitaj de la malreguligado de la merkatoj, oni devas serĉi solvojn en la starigo de oligopoloj de produktistoj, tiam oni prefere ĉesu cerbumi ! [3]

Jen alia vojo, kiun la Eŭropa Komisiono deziras uzi : la “krizo-rezervo”. Tiu mono de 450 milionoj da eŭroj prenita el la buĝeto de la KKP kaj neniam uzita post sia kreiĝo en 2015, havas kiel celon “la mastrumadon de la merkato aŭ la stabiligon en kazo de krizoj kiuj tuŝas la produktadon aŭ la distribuadon”. Ĝi povas servi ekzemple por pagi helpojn por neekvilibrigi la merkatojn per instigoj al malpli da produktado. La Komisiono planas nun, ke oni povu transigi de unu jaro al alia la sumojn ne uzitajn. Sed, sen propono de nova metodo en la krizo-mastrumado, apenaŭ kredeblas, ke tiu krizo-rezervo iun tagon estos uzata.

La Unio disponas krome pri alia rimedo : la doganaĵoj ĉe la eŭropaj landlimoj, kiuj restas, por multaj kampkulturaj produktoj, pli altaj ol en aliaj ekonomiaj sektoroj (11,1 elcentoj mezume, kontraŭ 4,2 elcentoj por la tuta eŭropa komerco). Sed tio ne kalkulas kun la liberkomercismaj traktatoj, kiuj multiĝas kun tre multaj landoj kaj regionoj de la mondo kaj kiuj ĉiufoje decidas importo-kvotojn kun reduktitaj aŭ sen doganaĵoj. Tiel statas kun la Ĉioma ekonomia kaj komerca traktato (CETA laŭ la franca), kiun la EU faris kun Kanado kaj kiu estas parte aplikata ekde 2017, aŭ kun tiu aktuale intertraktata kun la Mercosur (Argentino, Brazilo, Paragvajo, Urugvajo).

Fine, por subteni la kampkulturistojn kiuj suferas subkostajn internaciajn prezojn, la Eŭropa Unio, kuraĝigita de la ortodoksaj ekonomikistoj, pensis haltigi tiun gajnsistemon. Ekde 1992 la reformoj konsistis en disvolvado de la helpoj por ke ili estu pagataj sen ligo kun la aktiveco : tiuj senligaj helpoj devis ne tuŝi la decidon pri produktado kaj devis respekti la signalojn de la merkato. Tiel 340.000 el la 440.000 francaj kampkulturaj entreprenoj ricevas helpon de la KKP, kiuj en la lastaj jaroj egalas al 85 elcentoj de la franca kampkultura enspezo en 2016. [4] Tiuj senligaj helpoj estas atribuataj ĉe ajna nivelo de prezoj kaj de enspezoj. Konkludo : ili estas malŝparataj en prosperaj jaroj anstataŭ esti rezervataj por malprosperaj jaroj. Ĉar ili estas pagataj laŭ la nombro de hektaroj kaj ne de laboristoj, ili ne subtenas la dungon, sed instigas al grandigo de la kulturataj surfacoj. Tiuj senligaj helpoj devos daŭre forvori la buĝeton de la venonta KKP, kun tio kion oni nun nomas “baza helpo al enspezo”.

Jen alia danĝero de la anoncita reformo : la malpliigo de la “redistribua pago” destinita por subteni la malgrandajn kaj mezgrandajn kampkulturajn entreprenojn nome de la dungo. Se tiu meĥanismo, hodiaŭ elektebla, devas fariĝi deviga, nenia devigo estas trudata al la membroŝtatoj pri la sumo. Cetere, kiel ĉe ĉia reformo, la Komisiono proponas malaltigi la sumon de helpoj por la tre grandaj entreprenoj por certigi subtenon “pli justan kaj pli bone celatan”. [5] Ĝi planas deprenon el la helpo al entrepreno ekde 60.000 eŭroj kaj plafonigon ekde 100.000 eŭroj. Sed eblos altigi tiun plafonon al la alteco de la labor-ŝarĝoj (salajroj kaj ekvivalentoj por familia laboro), kio forigas el tiu propono ĉian reale devigan efikon.

Same statas pri la “ekologia dispono”, prezentata kiel ĉefa novaĵo de la estonta KKP : la membroŝtatoj povus pagi rektajn helpojn al la kampkulturistoj kiuj engaĝiĝas en praktikoj favoraj al la medio. Sed ankaŭ tie, pro manko de la devigo dediĉi minimuman buĝeton, tiu dispono restos anekdota. Krome la plej entuziasmaj landoj devos limigi siajn ambiciojn : la helpo pagata laŭ hektaro, devos resti senliga kun la produktado. Cetere ĝia sumo estos strikte limigita al la kromkostoj, kiujn la kampkulturisto pagos por la ekologio, kiel malaltiĝo de la produktado ligita al la transiro al la biologia produktado. La mediaj servoj, kiujn la kampkulturisto liveras — por eviti la fermadon de la pejzaĝo ekzemple per ripozaj grundoj [6] — verŝajne ne estos ĝuste kompensataj. Fine, la vojoj, kiujn oni malfermis por provi pravigi la senligajn subvenciojn ligante ilin aŭ al la dungo aŭ al la medio kondukas en sakstraton. Oni povas sin demandi, ĉu la reala celo ne estas : en taŭga momento forigi ilin.

Oficiale la reformo havas la taskon de “pli granda kompensado”, kiu lasas al la landoj pli grandan spacon. La Komisiono tiel proponas redoni al la membroŝtatoj la respondecon difini la plej gravajn regulojn en la “naciaj strategiaj planoj”. Tiel okazas pri gravaj mediaj normoj. En tiu tre fleksebla kadro ĉio estas farita por ke ĉiu registaro povu agi laŭbezone kaj ke la komuna intertraktado estu flua. La rezulto estas jam antaŭe konata : en la spaco de la eŭropa liberkomerco la malsamecoj de subteno kaj de normoj povas nur plifortigi la konkurencajn distordaĵojn, kiuj jam estas gravaj pri salajroj.

Bona lernanto de la MOK

LA EŬROPA UNIO scie forlasas la rolon de media policisto, kiun ĝi tamen komencis ludi per la direktivo kiu difinas celojn por malpliigi la akvo-poluadon per nitratoj kaj trosterkado de la grundoj. En eŭropa spaco rekte ligita kun la internaciaj prezoj la plej konservativaj en ĉiu lando povas facile postuli minimumajn devigojn por ne tuŝi sian konkurenckapablon.

La kresko de la mediaj zorgoj ekde la 1980-aj jaroj favoris “verdiĝon” de la KKP, kun altigo de la helpoj al biologia kampkulturo aŭ al malfavorigataj zonoj. Tiu “dua piliero” de la KKP ĝuis kreskantajn fondusojn ĉe ĉiu reformo ; ili estos nun pli ol 25-elcente reduktotaj. Koncerne la kromajn ekologiajn kondiĉojn trudatajn al ĉiuj ricevantoj de senligaj helpoj ekde la lastaj reformoj, la Eŭropa Financkontrolejo taksis ke ili alportas “nenian profiton por la medio”. [7] La Komisiono tiris el tio tre strangajn konkludojn : ĝi proponas jam nenian precizan kondiĉon je komunuma nivelo.

Volante ludi la bonan lernanton de la MOK, Eŭropo kondukas sian kampkulturan politikon en sakstraton. Tamen la KKP estas unu el la cementoj de ĝia konstruo. Senefika fronte al la krizoj de kampkulturaj enspezoj kaj nekapabla akompani la ekologian kaj socialan transiron de la kampkulturo, la aktuala politiko krome kontribuas al blokado de la komerca multflankeco, ĉar la sojlolandoj kaj, ekde nun, Usono kontestas la neŭtralecon de la senligaj helpoj, kiuj estas la esenca parto de la eŭropaj helpoj. [8] Nutraĵa sekureco, luktado kontraŭ la klimata ŝanĝo, protekto de la naturaj resursoj, dungo, migradoj : la kampkulturo troviĝas en la centro de la ĉefaj defioj de la 21-a jarcento. Malgraŭ tio la Eŭropa Komisiono ŝajnas voli ankoraŭ iom pli redukti siajn ambiciojn. Kaj suferigi multajn eŭropajn kampulojn.

Frédéric COURLEUX kaj Aurélie TROUVÉ.


La aŭtoro

Aurélie TROUVÉ


Frédéric COURLEUX


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Pli melki kaj malpli ricevi

Letero de Tonsanmo al siaj akciuloj



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Kp Jacques Carles, “Baisse du budget de la PAC UE27 de près de 30 % en vingt ans : l’abandon progressif de la seule politique européenne intégrée”, 31-an de Majo 2018, www.agriculture-strategies.eu.

[2] Ŝtata instituto pri statistiko kaj ekonomiaj studoj (Insee), Parizo, naciaj kontoj pri kampkulturo.

[3] Kp “Étude sur les mesures conre les déséquilibres de marché : quelles perspectives pour l’après-quotas dans le secteur laitier européen ?”, raporto financita de la ministrejo pri kampkulturo, agro-nutraĵo kaj arbaro, Parizo, 10-an de Junio 2016.

[4] Comptes nationaux de l’agriculture. Temas pri la neta enspezo de la faktoroj (neta aldonvaloro plus subvencioj malpli impostoj.

[5] “The future of food and farming”, Eŭropa Komisiono, Bruselo, 29-an de novembro 2017, https://ec.europa.eu.

[6] Grundo, kiun la kampkulturisto konscie — pro ekologiaj kialoj aŭ pro konsidero de la kvalito de la grundo — dum jaro lasas ne kulturata (iuj uzas por tio la fremdvorton novalo). -vl

[7] “Le verdissement : complexité accrue du régime d’aide au revenu et encore aucun bénéfice pour l’environnement”, rapport de la Cour des comptes européenne n-ro 21/2017, Luksemburgo, 12-an de decembro 2017.

[8] Vd Jacques Berthelot, “Le baiser de la mort de l’Europe à l’Afrique” [“La mortokiso de Eŭropo al Afriko”], Le Monde diplomatique, septembro 2014.


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Nova kajero de “Manière de voir”


Ĉu estingi la Lumojn ?

de  la REDAKTEJO

VINTAGE [1], retro [2], bela nostalgio … Oni salutas la pasintecon kiel neniam antaŭe, ĉar la estonteco seniluziigis. La promesoj de la progreso fariĝis minacoj. Ĝi signifas nun kvazaŭ aŭtomate la sukcesojn de la scienco kaj de la teĥnologioj, ofte asociataj de malsalutindaj montriĝoj de la moderneco : la atencoj al la medio, la modifoj de la laboro, la genetikaj manipuladoj … Iel malklare la nocio mem de progreso estas parigata kun tiu de ŝanĝo. Inkluzive de la valoroj, same individuaj kiel politikaj. Esti malfermita, esti moviĝema, esti vigla : jen kion ĝi pretendas simboli. Tiuj, kiuj rifuzas obei, ŝajne estas … malprogresemuloj, eĉ reakciuloj aŭ almenaŭ popolistoj. Oni komprenas, ke estas iom da malfido, eĉ se nur vide al la rezultoj de la praktikigo de tiuj trudoj, memorigas la lasta liveraĵo de Manière de voir. [3]

Ŝajnas, ke tiu malŝato estas saĝa. Sed tamen bonegaj progresoj efektive okazis nome de idealo de progreso. De la forigo de la privilegioj en 1789 ĝis la starigo de la sociala asekuro, de la principo de senpaga instruiĝo, laika kaj deviga, starigita de la Pariza Komunumo ĝis la pagataj ferioj de la Popolfronto, okazis brilaj konkeroj, kiuj inventis la eblecon de mondo, kie ĉiu estu egala kun la alia.

La atingoj ne alvenis meĥanike, kvazaŭ movataj de aŭtonoma forto. Ili estis produktitaj de kolektivaj imagoj kaj bataloj, portataj de la rifuzo de la tradicia komuna saĝo, kiu plej ofte estas nur la interigo de la regantaj valoroj. Jes, rifuzi ke ĉio estu skribita, ke la homoj bezonas ĉefon kaj la socio hierarĥion, ke la malegalecoj estas naturaj, tio signifis ekigi la batalon kontraŭ la rezignacio, inventi estontecon pli kaj pli loĝeblan. Liberiga aŭdaco. Tiu progreso estis sufiĉe paligita, aŭ taksata malpli valora, aŭ devojigita.

Nuntempe ĝia pridubigo volas esti konsiderata kiel aŭtente Nova kajero de “Manière de voir” — Ĉu estingi la Lumojn ?

VINTAGE [4], retro [5], bela nostalgio … Oni salutas la pasintecon kiel neniam antaŭe, ĉar la estonteco seniluziigis. La promesoj de la progreso fariĝis minacoj. Ĝi signifas nun kvazaŭ aŭtomate la sukcesojn de la scienco kaj de la teĥnologioj, ofte asociataj de malsalutindaj montriĝoj de la moderneco : la atencoj al la medio, la modifoj de la laboro, la genetikaj manipuladoj … Iel malklare la nocio mem de progreso estas parigata kun tiu de ŝanĝo. Inkluzive de la valoroj, same individuaj kiel politikaj. Esti malfermita, esti moviĝema, esti vigla : jen kion ĝi pretendas simboli. Tiuj, kiuj rifuzas obei, ŝajne estas … malprogresemuloj, eĉ reakciuloj aŭ almenaŭ popolistoj. Oni komprenas, ke estas iom da malfido, eĉ se nur vide al la rezultoj de la praktikigo de tiuj trudoj, memorigas la lasta liveraĵo de Manière de voir. [6]

Ŝajnas, ke tiu malŝato estas saĝa. Sed tamen bonegaj progresoj efektive okazis nome de idealo de progreso. De la forigo de la privilegioj en 1789 ĝis la starigo de la sociala asekuro, de la principo de senpaga instruiĝo, laika kaj deviga, starigita de la Pariza Komunumo ĝis la pagataj ferioj de la Popolfronto, okazis brilaj konkeroj, kiuj inventis la eblecon de mondo, kie ĉiu estu egala kun la alia.

La atingoj ne alvenis meĥanike, kvazaŭ movataj de aŭtonoma forto. Ili estis produktitaj de kolektivaj imagoj kaj bataloj, portataj de la rifuzo de la tradicia komuna saĝo, kiu plej ofte estas nur la interigo de la regantaj valoroj. Jes, rifuzi ke ĉio estu skribita, ke la homoj bezonas ĉefon kaj la socio hierarĥion, ke la malegalecoj estas naturaj, tio signifis ekigi la batalon kontraŭ la rezignacio, inventi estontecon pli kaj pli loĝeblan. Liberiga aŭdaco. Tiu progreso estis sufiĉe paligita, aŭ taksata malpli valora, aŭ devojigita.

Nuntempe ĝia pridubigo volas esti konsiderata kiel aŭtente progresema. Mirinda perversigo de la vortoj, brila konfuzado de la ideoj. Por pli riĉigi sian humanecon, necesus reveni al la koro, al la animo, al la malnova tempo, kiam oni ankoraŭ sciis vivi, kaj al tio, kion la progreso laŭdire perdigis : la senton de io spirita. Necesus malfidi la arogantajn Lumojn [la ideojn de la klerismo], kiuj komencis emancipiĝi el la ĉenoj de la obskurantismo kaj de la naturo, per la laboro de la racio, kiu laŭdire feliĉigas nek la homojn nek la planedon. Tio signifas anstataŭigi la armilon de kritika analizo per retiriĝo al asertita homa esenco. Tio signifas dissolvi la demandon de socia progreso en la individuan kulpiĝon. Antaŭ ol iri serĉadi la fantasmajn “perditajn balojn”. Mirinda perversigo de la vortoj, brila konfuzado de la ideoj. Por pli riĉigi sian humanecon, necesus reveni al la koro, al la animo, al la malnova tempo, kiam oni ankoraŭ sciis vivi, kaj al tio, kion la progreso laŭdire perdigis : la senton de io spirita. Necesus malfidi la arogantajn Lumojn [la ideojn de la klerismo], kiuj komencis emancipiĝi el la ĉenoj de la obskurantismo kaj de la naturo, per la laboro de la racio, kiu laŭdire feliĉigas nek la homojn nek la planedon. Tio signifas anstataŭigi la armilon de kritika analizo per retiriĝo al asertita homa esenco. Tio signifas dissolvi la demandon de socia progreso en la individuan kulpiĝon. Antaŭ ol iri serĉadi la fantasmajn “perditajn balojn”.


La aŭtoro

la REDAKTEJO


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

La kapo ne estis la ĝusta

Superflua historio

Kiosko

Kvin jaroj perditaj por la lukto kontraŭ aidoso



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Origine : vin(rikolta) jaro, uzata por ĉiaj modoj. -vl

[2] muzikstilo de antaŭaj modoj. -vl

[3] “Le progrès en procès” [“Progreso en procezo”], Manière de voir, n-ro 161, Oktobro-Novembro 2018. Ĉe kioskoj aŭ rete : https://boutique.monde-diplomatique.fr].

[4] Origine : vin(rikolta) jaro, uzata por ĉiaj modoj. -vl

[5] muzikstilo de antaŭaj modoj. -vl

[6] “Le progrès en procès” [“Progreso en procezo”], Manière de voir, n-ro 161, Oktobro-Novembro 2018. Ĉe kioskoj aŭ rete : https://boutique.monde-diplomatique.fr].


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

’Se la bolkruĉo rompiĝas, ne estas loko kien iri’

Malbona novaĵo el Newport


Du jarojn post la voĉdonado pri la Briteliro, kaj ses monatojn antaŭ fina rezulto kiun neniu ankoraŭ povas eĉ diveni, Paul Mason revenas al la valoj de Kimrio kiuj voĉdonis favore al la Briteliro pro manko de ajna espero.



de  Paul MASON

"Unuafoje en mia vivo mi devis vicatendi por voĉdoni" diris Nicola Davies, rememorante la referendumon pri la Briteliro, "mi do tuj sciis ke ni malgajnos. Kelkaj eliris kaj demandis “Kial mi devas uzi krajonon ?” Evidente, ili neniam antaŭe vidis balotadejon."

Estis tiel ke la loĝantoj de Newport, en suda Kimrio, helpis realigi la Briteliron en la referendumo je la 23a de junio 2016  [1].

La urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭantaj valoj estis la hejmo de kelkaj el la plej fruaj kaj plej pezaj industrioj de Britio, kaj ĝi ankoraŭ estas korlando por la Laborista Partio. Sed nek lojaleco al la Laboristoj, nek ekspertizo ke la Briteliro signifos industrian pereon, povis malhelpi ke 60% el la voĉdonantoj de Newport elektu forlasi la EU-on.

Promeno laŭlonge de la ĉefa butikstrato de la urbo donas respondon al la demando ‘kial’. Same kiel en 2016, butiko post butiko staras fermita. Tiuj butikoj kiuj viglas plejparte estas salajrotagaj monpruntejoj, lombardejoj kaj la multaj bonfaraj butikoj vendantaj brokantaĵon. La tramalsekigitaj litkovriloj de la senhejmuloj, la grupoj de junaj drogdependaj viroj, la ĝeneraliĝo de la malsanoj de malriĉeco, ĉiujn ĉi alfrontas la loĝantoj de Newport kiel ĉiutagaj rememorigiloj ke ilia komunumo ricevis tre nejustan traktadon de la novliberalisma epoko.

Mi iris al Kimrio ĉar, du jarojn poste, videblas radio de espero por tiuj, kiuj deziras retroirigi la Briteliron. La proponita plano de ĉefministro Theresa May pri la Briteliro, interkonsentita de la kabineto ĉe Chequers, la kampara domo de la ĉefministroj de Britio, je la 6a de julio 2018, eksterordinare disfalis. Sekvis la eksiĝo de Boris Johnson, la ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj interna milito ene de la Konservativa Partio. Ĉi tio damaĝis ne nur la popolan subtenon por la partio sed la subtenon por la Briteliro mem. La rezultinta seniluziiĝo nun montriĝas en la opinisondoj.

En aŭgusto, la kontraŭ-britelira kampanjo Best for Britain publikigis profundan kaj detalan opinisondon, uzante neortodoksan teknikon nomatan plurnivela regreso kaj posttavoliĝo (multilevel regression and post-stratification - MRP). La rezultoj montris ke 112 elektodistriktoj nun estas ŝanĝiĝintaj de plimulta subteno por Eliro al plimulta subteno por Resto. Laŭ la sondo, 2,6 milionoj da civitanoj ŝanĝis sian pozicion pri la Briteliro - el kiuj 1,6 milionoj plejparte Laboristaj voĉdonantoj ŝanĝiĝis al Resto, kaj ĉirkaŭ unu miliono da Konservativaj voĉdonantoj ŝanĝiĝis al Eliro.

Subteno por People’s Vote

Ĉi tio plifortigis la subtenon por la kampanjo People’s Vote, alianco de liberalaj centristoj kaj Laboristaj dekstruloj kiuj deziras duan referendumon por renversi la rezulton de la unua. Kiam oni projekcias la tutlandajn donitaĵojn el la opinisondo de MRP sur la urbon Newport, ĝi prognozas svingiĝon de 9% al Resto - kvankam Eliro ankoraŭ havus mallarĝan plimulton en la urbo.

Sed Nicola Davies, administranto de komunuma centro kaj Laborista aktivulo, estas skeptika. Kvankam dua referendumo plaĉus al ŝi, ĝi estus "tute katastrofa por ĉi tiu loko. Ĝi eĉ pli dividus la komunumon. Dum multaj jaroj ni plendis : vi ne interesiĝas pri politikaj aferoj. Sed nun, unuafoje en siaj vivoj, ili voĉdonis. Ĉu ni diru al ili, via voĉdono ne gravas ?"

Mi renkontis ŝin kun grupo de maldekstrismaj Laboristaj aktivuloj el la regiono. Pecon post peco, ili kunmetis por mi multe pli kompleksan historion pri la politika dinamiko sur sia tereno ol tiu rivelita de la lastatempaj opinisondoj. Tio, kio ŝajnas al opinisondistoj esti la racia apero de "aĉetbedaŭro" ĉe voĉdonintoj por Eliro, ŝajnas al lokaj progresemuloj esti fluktuema kaj potenciale danĝera situacio.

En Kimrio, la Laborista Partio estas la establita politika forto. Ĝi estras la Nacian Asembleon por Kimrio, kiu respondecas pri sanzorgo, transporto kaj edukado en Kimrio, ekde la starigo de la Asembleo en la 1990aj jaroj. Rezulte, en la plej malprosperaj lokoj estas forta pleba kontraŭstaro al la Laboristoj, stimulata de la ĉiutagaj plendoj kiujn civitanoj havas pri socialdemokrataj partioj kiuj ne plenumas siajn promesojn. Antaŭ la Briteliro, ĉi tiu malkontento plejparte esprimiĝis per la elektiĝo de centoj da "sendependaj" magistratanoj de konservativa tendenco. Sed en majo 2016, dum la kampanjo de la referendumo pri la Briteliro, la malkontento ebligis al la dekstrisma ksenofobia partio UKIP veni kvazaŭ de nenie kaj gajni sep deputitojn en la Asembleo, ricevinte 13% de la voĉdonaro. La Laborista Partio kredis ke ĝi estas limiginta la influon de la kimra naciista partio Plaid Cymru, situanta maldekstre de ĝi kun 20%. Nun, ĝi devis pritrakti tion, kio efektive estis brita naciista partio situanta dekstre de ĝi.

"Ili nur volas ke ĝi finiĝu"

Stephen Williams, muzikisto kaj Laborista aktivulo el la eksa minista urbo Merthyr Tydfil, diris al mi ke kvankam ankaŭ li subtenis Reston, li "nur volas ke ĝi finiĝu". Li diris ke la ekstreme dekstrismaj grupoj estas malgrandaj en la malnovaj minvaloj, sed varbos aliĝintojn se oni opinios ke la Laborista Partio malobservas la voĉdonadon pri la Briteliro.

Margaret Davies, komunuma aktivulo kaj membro de la Laborista Partio en Merthyr Tydfil, kredas ke la originalan voĉdonadon pri la Briteliro instigis malamikeco kontraŭ la polaj kaj portugalaj migrintoj dungataj kun malaltaj salajroj en granda loka buĉejo, kaj la sento ke - malgraŭ kvar tavoloj da ŝtata administrado, inter ili la magistrato, la Asembleo, la brita parlamento kaj Bruselo - neniu vere zorgas pri la popolo de la kimraj valoj. Malgraŭ la ĥaoso de la registaro de s-ino May, ŝi diris : "Mi kredas ke nenio ŝanĝiĝis. Mi havas amikojn kiuj voĉdonis favore al Eliro sed kiuj nun favoras Reston, sed mi ankaŭ havas amikojn kiuj iris laŭ la mala direkto kaj kiuj diras, ke ni obeu la voĉdonadon".

Ĉi tiuj civitanoj apenaŭ rimarkis la procedon de sinsekvaj provoj kaj eraroj per kiu britaj politikistoj estas palpe serĉintaj konkretan proponon pri la Briteliro. Margaret Davies diris : "Ĝi jam daŭris tiel longe kaj estas tiel malmulte da informoj, ke la publiko nur volas ke ĝi finiĝu".

Kaj en Newport kaj en Merthyr Tydfil, Laboristaj aktivuloj esprimis maltrankvilon pri tio, ke rasismo kaj ksenofobio monopoligas "fermitajn" Facebook-grupojn pri lokaj "novaĵoj" [2]. En komunumoj de urbetoj, kie la fizika publika spaco estas efektive senhoma post la 18a horo, tiaj afiŝejoj fariĝis grava enreta spaco por elsendi antaŭjuĝojn kaj falsan propagandon. Pli ol 17 000 aliĝintoj legas la fermitan Facebook-grupon Merthyr Council Truths (Veraĵoj pri la Magistrato de Merthyr). Ĝiaj influhavuloj konstante propagandas la rakonton ke membriĝo en la EU kaŭzis maldungiĝojn en la Kimraj Valoj, ke EU-financoj por infrastrukturo efektive suĉas ekonomian agadon el Kimrio, kaj ke la Laborista establitaro estas koruptita.

Estas simila historio en Newport. Nicola Davies diris al mi : "Mi elektas partopreni en grupo nomata ’Newport News’. Ĝi havas 5 000 membrojn. La disiĝoj estas ekstremaj. Mi eniras kaj defias la rasismon sed mi scias, kio instigas ĝin. Ilia sinteno estas ’mi havas nenion ajn, tial mi timegas ke aliulo senigos min je eĉ tio’". Kvankam subteno por UKIP malkreskis post la voĉdonado pri la Briteliro, UKIP mem svingiĝis al la ekstrema dekstro. La partio bonvenigis la bloganton Milo Yiannopoulos, varbas la internacian reton alt-right (alternativan dekstron) de Steve Bannon, kaj aldonis antisemitismon al sia tradicia miksaĵo de islamofobio kaj malamikeco al migrintoj. Kiam Tommy Robinson, la eksgvidanto de la faŝisma English Defence League, estis enprizonigita pro delikta malestimo al la tribunalo, UKIP mobilizis sian sekvantaron por manifestacio en Londono subtene al li ; ĝi fariĝis tumulto. Aktuale, UKIP konsideras ĉu permesi al Robinson aliĝi al la partio. Nicola Davies diris : "Tommy Robinson havas amasan sekvantaron. Mia plej granda maltrankvilo estas tio, ke se li estos permesita membriĝi en UKIP, li povus tiri 10 000 manifestaciantojn sur la stratojn de Newport."

Eĉ se tio estas trotakso, ĝi indikas problemon kiu aperos en la sekvonta fazo de la procezo de la Briteliro, kaj kiun tre malmultaj strategiistoj ĉu de la maldekstro ĉu de la dekstro ĝuste konsideris : se la Briteliro ne sukcesos, kiel reagos la 17 milionoj kiuj voĉdonis favore al ĝi ?

Nur du rezultoj

La lastaj ses monatoj de la intertraktadoj pri la Briteliro minacas rezultigi ĥaoson ĉar la gvidantoj de la ĉefaj politikaj partioj de Britio rifuzis alfronti la duecan naturon de la defio. Kiel la intertraktantoj de la EU konstante avertas, nur du rezultoj eblas : akordo laŭ la norvega modelo kiu lasos Brition membro de la ununura merkato kaj aliĝinta al ĉiuj kvar "liberoj" [3] ; aŭ akordo pri libera komercado laŭ la kanada modelo, kiu faros Brition "tria lando" kaj donos al ĝi la liberecon intertrakti komercajn akordojn kun la cetera mondo.

En la ĝenerala balotado de junio 2017, Theresa May provis gajni mandaton por Briteliro limigita je libera komercado, sed ŝi ne sukcesis. Ŝia partio havas ĉirkaŭ 15 admirantojn de la EU kiuj ne subtenos tion, kaj ŝi ne havas parlamentan plimulton. Rezulte, May sensukcese provis tri fojojn skizi la kondiĉojn por laŭmezura akordo pri la Briteliro. Laŭ tio, Britio libervole kopios la eŭropajn regulojn pri komercado per varoj kaj iuj servosektoroj, kaj tiel ĝi povos aliri la ununuran merkaton sen devontigi sin al ĝiaj reguloj. En ĉiu fazo de la intertraktadoj ŝi faris cedojn, plej grave en decembro 2017 pri Nord-Irlando, kiu kundividos terlandlimon kun la Respubliko de Irlando kaj sekve kun la EU post la Briteliro. S-ino May agnoskis ke Nord-Irlando devus esti protektita per interkonsento de lasta rimedo (backstop agreement) kiu garantios ke ne estos fizikaj landlimaj kontroloj. Ŝi ne riskis surpaperigi por la kabineto kompletan skizon de la finalo de la Briteliro ĝis julio ĉi-jare. Kvankam la malcedemaj briteliristoj en ŝia kabineto proponis neniun alternativon, Boris Johnson kaj David Davis, la intertraktanto pri la Briteliro, eksiĝis ene de 48 horoj. Poste, ĉe la pintokunveno en Salzburg, la EU signalis ke la propono de Chequers estas formortinta, kio kaŭzis pluan malakordon ene de la kabineto de May.

Ĉi tiuj refojaj disiĝoj kaj retiriĝoj instruis al voĉdonantoj ke la promesoj faritaj de la briteliristoj estis tro optimismaj. Laŭ la opinisondado de MRP, eĉ en la propra elektodistrikto de Boris Johnson, 74% de voĉdonantoj kredas ke la Briteliro montriĝas esti pli malsimpla kaj malfacila ol ili antaŭe kredis.

La negativaj ruĝaj linioj de Corbyn

Ankaŭ la Laborista Partio suferas memtruditajn vundojn pro la Briteliro. Ĝia strategia problemo en 2016 kaj 2017 estis tio, ke triono de ĝiaj propraj subtenantoj voĉdone elektis eliri el la EU. Pli malbone, en la 40-60 elektodistriktoj gajnitaj de aliaj partioj per malgrandaj plimultoj, kiujn la Laboristoj bezonus por gajni estontan ĝeneralan balotadon, la plimulto de la civitanoj voĉdone elektis Eliron. Eĉ pli malbone, en Skotlando, kie ĝi devas regajni 24 distriktojn el la Skota Nacia Partio, kiu favoras la EU-on, la demando pri la Briteliro estas premeganta la Laboristojn inter la Konservativuloj kaj la naciistoj de la SNP.

Dum la unuaj 18 monatoj de la procezo de la Briteliro, la strategio de Jeremy Corbyn havis ian logikon, nome konstrui sinsekvon de negativaj ruĝaj linioj per kiuj oni povu juĝi la proponojn de la Konservativuloj pri la Briteliro, sed rifuzi skizi klaran pozitivan finalon por ĝi, aŭ subteni alvokojn por dua referendumo. Nun, tamen, ĉi tiu pozicio ŝajnas esti malpli subtenebla. La Resto-kampanjo rekoncentris sian agadon ĉirkaŭ la postulo por Popola Voĉdonado. La neglekto fare de Corbyn aprobi ĉi tion ebligis al grupo da Blairismaj Laboristaj deputitoj, gvidata de Chuka Umunna, krei politikan markon kun karaktero klare favora al la EU ĉe la dekstrularo de la Laborista Partio. Umunna neis, ke li komplotas formi secesiintan centrisman partion favoran al la EU. Sed se li farus tion, la 290 000 subskribintoj de la kampanjo por la Popola Voĉdonado konsistigus fortegan komencan bazon, se la leĝoj pri donitaĵoj permesus tion.

Responde, la subtenantoj de Corbyn en la partio sendepende komencis postuli sian propran version de la dua referendumo. El 272 mocioj prezentitaj al la konferenco de la Laborista Partio en septembro fare de ĝiaj elektodistriktaj filioj, 150 temis pri la Briteliro, kun pli ol 100 petoj ke la partio proponu duan referendumon en sia manifesto por la sekvonta elektado. Nur nokto da febra marĉandado ebligis al la kadruloj de la partio malhelpi ke la mocio estu privoĉdonita de la plena konferenco.

Pro tio ke kaj la Konservativaj kaj la Laboristaj pozicioj fluktuas, oni atendas dramoplenajn scenojn en la parlamenta seanco tuj antaŭ la definitiva meznovembra templimo de la intertraktado kun la EU. Inter la eventualaj rezultoj estas tio, ke malcedemaj Briteliristoj demisiigos s-inon May ; ke ŝi supervivos sed ne sukcesos gajni solidan subtenon por la fina akordo ; ke Corbyn estos plu puŝita al klara propono laŭ la norvega modelo kaj la propono pri dua referendumo ; aŭ ke la tuta afero daŭros senfine ĝis post Kristnasko, kaŭzante malstabilecojn ĉe valutoj kaj investoj dum la perspektivo de Briteliro sen akordo minace alproksimiĝas.

"La ĉeno de atingebleco estas rompita"

Por kompreni tion, kion tiu lasta elekto povus signifi, mi iris al Cardiff por renkonti la solan Laboristan politikiston en Britio kun formala rolo en la intertraktadoj pri la Briteliro.

Ĝentila sed insista estis la fraŭlino sonoriganta la pordosonorilon ĉe la sidejo de la Laborista Partio en Cardiff. "Mi scias, ke estas post la 17a horo", ŝi diris al Mark Drakeford, "sed mi ricevis decidon kaj estas informita ke ĝi enhavas sankcion." Ŝi svingis faskon da korespondaĵo plenan de literoj altaj je 2,5 centimetroj kiujn la ŝtato uzas kiam ĝi devas komuniki malbonan informon al ricevantoj de sociala asisto. Drakeford ridetis kaj bonvenigis ŝin en la oficejon. Eksa profesoro pri la sociala politiko kun patreca mieno, post nur kelkaj semajnoj li probable fariĝos la nova Unua Ministro pri Kimrio kaj respondecos pri la jarbuĝeto de ĝia Asembleo (19 miliardoj da eŭroj). Intertempe, tamen, la vorto "sankcio" sufiĉis por koncentrigi la atenton de ĉiuj en lia oficejo.

Por tiuj, kiuj vivtenas sin per socialaj subvencioj pro sendungeco, ricevi sankcion signifas perdi parton de jam nesufiĉa kompensopago : ne havi manĝojn aŭ ne fari repagojn de monpruntoj ; fariĝi eĉ pli senpova ol antaŭe. Partia aktivulo kondukis la virinon en kunsidejon kie ŝi ricevos helpon pri sia sekvonta paŝo. Drakeford diris : "Kiam mi diras al bonhavuloj ke, en mia regula konsultiĝo kun lokaj loĝantoj lastan sabaton, la pordon trapasis iu kiu diris, ke tiu ne estas manĝinta de post merkredo, ne temas pri tio, ke ili ne kredas min, sed ili ne tute kredas ke temas pri io pli ol problemo individua. Por homoj kiel vi kaj mi, se bolkruĉo rompiĝas, ni aĉetas novan. Sed kion oni faru en familio kie ŝparmono mankas, kie ĉiu penco bezonatas, kie se la bolkruĉo rompiĝas ne estas loko kien iri ?"

Li diris ke en multaj el la lokoj reprezentataj de la Laborista Partio, "la ĉeno de atingebleco rompiĝis. La malegaleco estas severa kaj gravas ĉiutage en la vivoj de tiuj kiuj malfacile vivtenas sin." Laŭ s-ro Drakeford, estas tio ĉi, preter la ksenofobio de la Facebook-grupoj, kiu influis la voĉdonadon pri la Briteliro kaj daŭre subtenas ĝian rezulton, eĉ dum la brita registaro ŝanceliĝas. Aktuale li estas la kabineta sekretario pri financo en la kimra registaro, kaj estas membro kun siaj skotaj kaj anglaj kolegoj de la komuna ministra komitato, kiu estas formale komisiita fiksi la pozicion de Britio en la intertraktado. Malkiel multaj el la eminentaj politikistoj de la Laborista Partio en Kimrio, li estas subtenanto de Corbyn, kaj li esperas esti elektita kiel gvidanto de la partio venontmonate.

Se Drakeford sukcesos, tio povus plu influi la sintenon de la Laboristoj pri la Briteliro, ĉar la Laborista Partio, per ĝia ŝtata rolo en Kimrio, delonge rekomendas subtenon por membriĝo en la doganunuiĝo kaj la ununura merkato. Li klarigis, ke ĉi tiu pozicio estas instigata de la urĝeco de la ekonomia minaco. "Kimrio eksportas pli altan proporcion de siaj varoj al la EU ol al iu ajn parto de Britio, tial ajnaj malhelpoj kontraŭ komercado kun nia plej grava merkato havos misproporcian efikon sur la kimran ekonomion."

Li timas ke la aerospaca kaj aŭtomobila sektoroj, kiuj estas fortaj en Kimrio, spertos malinvestojn kaj eksterlandigojn post iom da tempo, se okazos la malmola Briteliro postulata de la Konservativa dekstrularo. Kaj por partoj de la agrikultura sektoro, li kredas ke ia ajn aranĝo, malpli ol libera aliro al la ununura merkato, povus esti mortiga. "Ni havas viglan mitulan industrion en la Markolo Menai kreitan per multe da publika investado dum la pasintaj jaroj. Se tiuj mituloj foriros de ĉi tie kaj sidos en kabano en Francio dum oni faras kontrolojn pri tio, ĉu ili plenumas la regulojn de la EU, ili jam ne estos freŝaj. Ni havas seriozan ekonomian analizon kiu diras ke, en la kazo de malmola Briteliro, tiu industrio povus malaperi en la daŭro de tri semajnoj."

La tri aktoj de la Briteliro

La dramo de la Briteliro ŝajne atingos tri aktojn. La unua estis la referendumo ; la dua akto estis la longa politika angoro de Theresa May. La kulmino de la dua akto okazos en novembro, se ŝi supervivos tiel longe, kaj ankoraŭ povus finiĝi sen akordo. Tiuokaze, en la tria akto aperos krizokazaj rezervoj de nutraĵoj kaj medikamentoj, longaj atendovicoj de kamionoj ĉe Dovro kaj verŝajne politika ĥaoso.

La rolo de la Laborista Partio en tiu dramo probable evoluos. Kreskas subteno ĉe ĝiaj membroj por dua voĉdonado, kvankam la oficiala politiko de la partio estas tio, ke trudi ĝeneralan balotadon estas la plej bona metodo por rompi la ŝtopiĝon. Sed tiuokaze, Corbyn estus devigita fine riveli sian preferatan rezulton rilate al la Briteliro. Post decido de la konferenco, kiu devontigis la partion "partopreni" en la ununura merkato, la pozicioj de la Laborista Partio laŭpaŝe alproksimiĝas al rezulto laŭ la norvega modelo.

Sed tio levas timojn pri alternativa fina akto. Dek sep milionoj voĉdonis por la Briteliro. Por kelkaj, tio estis ilia unua politika ago ; por multaj, tio estis la unua fojo kiam ili sentis, ke ilia voĉdono ŝanĝis aferojn. Centristaj komentistoj en la gazetaro ofte priskribas laboristajn subtenantojn de la Briteliro kiel politike ne-engaĝiĝintajn kaj sen organizado. Sed Drakeford avertas, ke tio estas falsa. "Mi neniam kredis, ke ĉi tiuj komunumoj estis ne-engaĝiĝintaj. Fronte al loka afero, ili ja engaĝiĝas. Kredu min : mi estis la ministro pri sanaferoj kaj mi provis fari ŝanĝojn al sanservo kiu estas kara al publiko kiu konas ĝin. La ideo, ke homoj ne interesiĝas, malpravas."

Kiu ajn estos la rezulto, la centra defio solvenda de politikistoj de la grandaj partioj restas, nome la ankoraŭ forta subteno por la Briteliro ĉe ĝuste tiuj komunumoj kies vivoj estos ruinigitaj de ĝi. La historio, kiu estis delonge rakontata de la liberala centrismo en Britio, disfalis ĉar ĝi jam ne estis komprenebla por komunumoj kiuj estis elkavigitaj de jardekoj da stagnado de salajroj kaj nesufiĉa investado.

Historioj pri naciismo, ksenofobio kaj la ribelo kontraŭ teknokrata ŝtatregado estas nerezisteblaj en loko kiel Suda Kimrio. Por kontraŭagi al ili, la Laboristoj devos komenci rakonti historion pri la espero.

Paul MASON

Tiu artikolo aperis en la anglalingva eldono de LMD en oktobro.


La aŭtoro

Paul MASON
Paul Mason estas verkisto kaj ĵurnalisto ; Li estas la aŭtoro de Postcapitalism : a guide to our future, Penguin Books, 2015.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Britio : perdiĝinta, dividiĝinta kaj sola

Elektadoj, klub-sandviĉoj kaj vojkavoj en Britio



Tradukita de:
Mike Leon
el la angla.

[1] Vidu Paul Mason, ’Britio : perdiĝinta, dividiĝinta kaj sola’, Le Monde Diplomatique, julio 2016 kaj ’Elektadoj, klub-sandviĉoj kaj vojkavoj en Britio’, Le Monde Diplomatique, junio 2017

[2] Ĉe Facebook, "fermita grupo" signifas ke oni devas registriĝi por povi afiŝi al ĝi - ml.

[3] La ununura merkato de la Eŭropa Unio celas certigi la liberan movadon de varoj, kapitaloj, servoj, kaj laboro - la "kvar liberoj" - ene de la EU - ml.


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Historio

Klasikuloj por la popolo


Necesis la renkontiĝo de la nocio popolo, senigita je siaj negativaj kromsignifoj, kaj la industriiĝo de la produktad-teĥnikoj por ke evoluu la ideo krei kolektaĵojn de la grandaj literaturaj kaj politikaj verkoj je malalta prezo. Tiu entrepreno, ofte portata de la spirito de la klerismo kaj de espero je kolektiva emancipiĝo, estis kronita de sukceso.



de  Anthony GLINOER

KIU PROMENANTE en okaza librovendejo, ne falis sur libron de Platono, de Vilhelmo Ŝekspiro aŭ de Voltero en malmultekosta malnova kolektaĵo de klasikuloj ? La “Classiques Larousse” en Francujo — naskitaj en 1933 —, la “Little Blue Books” en Usono aŭ la “Penguin Classics” en Britujo siatempe estis eksterordinare popularaj. Kun siaj antaŭuloj ili dum du jarcentoj ludis konsiderindan rolon, internaciskale, en la intelekta elformiĝo de la malpli bonstataj homoj.

La unuaj entreprenoj tiaj aperis komence de la 19-a jarcento, kvankam la “Blua biblioteko”, disvastigita ĉefe de stratvendistoj, jam en la 17-a jarcento enkondukis la principon de malaltpreza kolektaĵo. Tre verŝajnas, ke tiuj malmultekostaj romanoj, dramoj, diversaj manlibroj tiam estis unu el la precipaj kultur-fontoj por la malpli kleraj homoj. Ekde 1799 la franca presisto kaj tipografo François-Ambroise Didot (1730-1804) startigis la “Kolektaĵon de francaj kaj latinaj klasikuloj” kaj aperigis en pluraj eldonoj sur papero de malegala kvalito, kun adaptitaj prezoj, Horacio, Vergilio, Jean de La Fontaine …

Aliaj sekvis. En la unua triono de la jarcento, en Italujo, Giovanni Silvestri konceptis la “Biblioteca scelta di opere italiane antiche e moderne” (“biblioteko de elektitaj antikvaj kaj modernaj italaj verkoj”). Proksimume samepoke la aŭdaca Carl Joseph Meyer startigis en Germanujo, kun grandega sukceso, la “Miniatur-Bibliothek der Deutschen Klassiker” (“Miniatur-biblioteko de la germanaj klasikuloj”) — asertante, ke Goeto (Johann Wolfgang von Goethe) kaj Ŝilero (Friedrich von Schiller) estas la proprieto de ĉiuj, kion kontestis tiuj, kiuj posedis la rajtojn … — kaj William Pickering, en Anglujo, la “Aldine Edition of the British Poets” en kvindek tri volumoj.

La kresko de la loĝantaro kun lerneja kleriĝo, la industriiĝo de la produktad-teĥnikoj, la populariĝo de la principo de kolektado [1] kaj la konvinko, ĉe iuj, ke gravas ke la konoj estu alireblaj por ĉiuj multigas la kolektaĵojn de tio, kio estas konsiderata kiel la plej bonaj produktoj de la homa spirito. Routledge kaj Macmillan en Britujo, Hetzel kaj Hachette en Francujo dum la dua duono de la 19-a jarcento per malaltigo de la prezoj konkurencis por konkeri la plej grandan parton de la nacia merkato, kaj la panteono de la klasikaj verkoj ludis decidan rolon en iliaj eldon-strategioj. Pierre-Jules Hetzel estis en 1848 kabinet-ĉefo de Alfphonse de Lamartine — tiam ministro pri eksteraj aferoj — kaj, kiel respublikano, li poste ekziliĝis en Belgujo. Li estis amiko de Jean Macé, la fondinto de la Ligue de l’enseignement (“Ligo de instruado”) kaj eldonis Prudonon [2], Jules Verne, kaj tra la revuo Magazino pri edukado kaj libertempo li kreis specifajn kolektaĵojn por la junularo. La skota eldonisto Nelson specialiĝis pri kolektaĵoj de represitaj verkoj en la originala lingvo aŭ tradukitaj en Francujo, Germanujo, Hungarujo kaj Hispanujo, kun provoj ankaŭ en Ĉinujo kaj Ruslando.z7 La sukcesoj estis certe grandega : en 1884 Frederick Warne & Co. asertis esti vendinta tri milionojn kaj duono da ekzempleroj en dek kvin jaroj de sia kolekta serio “Chandos Classics”, kiu entenis pli ol cent titolojn (Ŝekspiro, Walter Scott, Vergilio, Miguel de Cervantes), kaj Nelson en 1913 anoncis ke tridek mil libroj ĉiutage eliras lian ĉefan presejon.

Dum la sekva jarcento la furoro ne ĉesis. Tiuj entreprenoj estis ofte la frukto de kunlaborado inter eldonisto kaj direktoro de kolektaĵo. Tio okazis komence de la 20-a jarcento ĉe la “Everyman’s Library” (“ĉies libraro”) de Joseph Dent kaj Ernest Rhys, aŭ pri la serio de la “Great Books of the Western World” (“grandaj libroj de la okcidenta mondo”) de Mortimer Adler, kiu ekde 1952 aperadis ĉe Britannica. [3] La “Bibliothèque de la Pléiade”, kreita de Jacques Schiffrin kaj post la dua mondmilito daŭrigata de Gallimard kaj Jean Paulhan, kvankam ne malmultekosta, tamen naskita en la spirito de demokratiigo de la aliro al la plej bonaj eldonaĵojn de la plej bonaj aŭtoroj. Same kiel la vortaroj kaj enciklopedioj kaj la popularaj romanoj, tiuj kolektaĵoj estis adaptitaj al la diversaj distribu-formoj por la granda publiko : vendo en librovendejoj, libro-kluboj aŭ vendo per korespondado. En la formo de poŝlibroj (paperbacks en la angla) aŭ digests (resumoj), la malmultekostaj klasikaĵoj neniam malaperis el la bibliotekoj kaj librovendejoj, por kontentigi la postulon ligintan kun la lernejaj programoj.

Kvankam ili havas la komunan trajton ke ili ekspluatas la fontojn liberajn de aŭtoraj rajtoj kaj ofertas ilin moderpreze, tiuj kolektaĵoj tamen ne similas. Ne ekzistas unueca formo de tiu modelo. Iuj publikigas kompletajn verkarojn, aliaj eltiraĵojn aŭ densigitajn tekstojn ; iuj aperigas impresan kritikan aparaton, dum aliaj lasas la verkon simple tia, kia ĝi estas.

Kelkfoje ili koncentras sin al la nacia literaturo : “Niaj grandaj aŭtoroj” ĉe E. Dentu, kiu antaŭe aperigis Prudonon aŭ Louis Blanc [4] kaj kiu prezentas en tiu kolektaĵo felietonistojn por la tre larĝa publiko, kiel Paul Féval kaj Pierre Alexis Ponson du Terrail ; “Every Irishman’s Library”, en 1915, ĉe Talbot Press, kiu komencis per antologio de nacia poezio. Aliaj preferas la internacian literaturon : la “Biblioteca universale Rizzoli”, fondita en 1949, ekzemple, kiu tamen komencis per I promessi sposi (“La fianĉoj”) de Alessandro Manzoni, grava romano de la itala literaturo, tre intime ligita kun la memoro pri la Risorgimento, la unuiĝo de la lando. Iuj ofertas malgrandajn librojn je tre malalta prezo, broŝuritaj sur maldika papero (“La klasikuloj por ĉiuj”, de Hatier, “The Temple Classics” de Dent), la aliaj binditajn volumojn, destinitajn por daŭro malgraŭ iliaj modesta prezo (“la “Modern Library” de Albert Boni kaj Horace Liveright [5], “Libro clásico” ĉe Bruguera en Hispanujo).

La motivoj, kiam ili ne estas simple komercaj, ankaŭ varias. En multaj kazoj tiuj kolektaĵoj klopodis por firmigi nacian, lingvan aŭ kulturan komunumon. Ekzemple en la jaro 1925 dum malaltprezaj kolektaĵoj aperis preskaŭ samtempe en Bonaero de du konataj intelektuloj : la “Biblioteca argentina”, eldonata de Ricardo Rojas, kaj “La cultura argentina“, konceptita de José Ingenieros. [6] En tiu periodo de firmigo de la respubliko oni volis ebligi komprenon de la kultura kaj politika historio de la lando per elekto de la grandaj verkoj de la pasinteco.

La celebrado de la klasikuloj, kontraste al la verkoj konsiderataj popularaj, estas konstanta parto de la konservativa retoriko. [7] Tamen kelkaj kolektaĵoj servis kiel lancopinto por provoj de popola edukado kun emancipaj celoj, nome en Francujo.

Sub la Dua Imperio la “Nacia biblioteko” estis produktata de la presejo Dubuisson ekde la jaro 1863 laŭ decido de la tipografiaj laboristoj, kiuj tie laboris. Ili represadis ĉefverkojn de la franca kaj eksterlanda literaturo je tre malalta prezo, ĝuste kun la celo de popola edukado. La prezo de la volumo estis fiksita je 0,25 frankoj, do la estiĝoprezo. Komence tio estis nur simpla provo limigita al la rondo de fotografistoj, sed la sukceso estis rapida. La fotografistoj organizis sin en laborista societo de la eldonistoj de la “Nacia biblioteko”, kio ebligis al ili aperi publike kiel “popola organo de intelekta emancipiĝo”. La entrepreno daŭris longan tempon, speciale pro la eldonaj decidoj de la direktoro de la kolektaĵo, Nicolas David, kiu preferis la filozofojn de la klerismo, la latinajn aŭtorojn kaj la plej lastatempajn verkojn de François-René de Chateaubriand, Alfred de Musset aŭ de la subfosa Félicité de Lamennais. La kolektaĵo estis daŭrigata en 1926 de Tallandier, granda popola eldonisto, kun la sama celo de kultura demokratiigo, sed ankaŭ kun komercaj ambicioj. [8]

Inter 1950 kaj 1981 la kolektaĵo “La klasikuloj de la popolo” [9] de la eldonejo Éditions sociales siavice aperigis preskaŭ sepdek titolojn, kiuj plej ofte estis reeldonoj de famaj verkoj de la literaturo, de politika filozofio kaj de sciencoj. La titoloj devis reprezenti “la grandajn tekstojn kiuj konsistigas la heredaĵon de la universala kaj progresema kulturo, kaj unue la heredaĵon de la franca kulturo” : Thomas More, Moliero, Jean Racine, Luigi Pirandello, Gracchus Babeuf, Goethe, Paul Lafargue, Jean-Paul Marat ktp. La volumoj, kiuj prezentis elektitajn aŭ kompletajn verkarojn, estis akompanataj de solida enkonduko kaj de riĉa kritika aparato : multaj paĝpiedaj notoj liveris la historiajn referencojn, kaj de bibliografio.

LA CELO, por la Grupo de komunistaj historiistoj, inter ili la granda historiisto de la Franca Revolucio Albert Soboul, estis meti en la manojn de la komunistoj kaj simpatiantoj rekonsideratan universalan heredaĵon : “La studento, la gimnaziano, la instruisto, la profesoro, la esploristoj, skribis ili, trovos en ĝi komfortajn kaj sekurajn stud-instrumentojn. La laboristo, la kampara kaj urba laborulo, faros ĝin la bazo de sia libraro kaj tiel ekkonos la kulturan trezoron de la pasinteco kaj la progresemajn ideojn, kiuj konsistigas la fundamenton de la humanismo.” [10]

Kun la diversaj motivoj, kiuj instigis la eldonistojn dediĉi sin al kolektaĵo de klasikuloj por larĝa publiko, ili kune estigis, disvastigis kaj celebradis filozofian, literaturan kaj ankaŭ politikan heredaĵon kaj tiri ĝin el la limigita rondo de klera kulturo por fari ĝin komuna havaĵo alirebla por ĉiaj monujoj.

Anthony GLINOER.


La aŭtoro

Anthony GLINOER


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Isabelle Olivero, L’Invention de la collection, Éditions de l’Institut mémoires de l’édition contemporaine - Éditions de la Maison des sciences de l’homme, coll. “In octavo”, Parizo, 1999.

[2] France : Pierre-Joseph Proudhon (1809-1865), franca politika teoriulo. En 1840 li verkis “Kio estas la proprieto ?” Lia verko “La filozofio de la mizero” (1846) havis grandan influon en Francujo dum longa tempo kaj fariĝis unu el la bazoj de la anarĥiisma pensado. Markso respondis al ĝi per “La mizero de la filozofio”. Vd Karlo Markso : La mizero de la filozofio. Respondo al Prudono : “La filozofio de la mizero”, kun antaŭparolo de Frederiko Engelso. ; Pri J. B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 196 paĝoj, ISBN 978-2 918399-08-3 (MAS-libro n-ro 17). -vl

[3] Tim Lacy, The Dream of a Demoratic Culture : Mortimer J. Adler and the Great Books Idea, Palgrave Macmillan, Londono, 2013.

[4] Louis Banc [luí blá] (1811-1882), franca historiisto kaj politikisto, teoriulo de la socialismo. Li estis membro de la registaro en 1848, spertis la frakason de sia projekto de socialaj metiejoj. Li estis ekzilita en Britujo kaj revenis al Francujo en 1870. -vl

[5] Jay Satterfield, “The World’s Best Books”. Taste, Culture, and the Modern Library, University of Massachusetts Press, Amherst, 2002.

[6] Fernando Degiovanni, “The invention of the classics : Nationalism, philology and cultural politicx in Argentina”, Journal of Latin American Cultural Studies, vol. 13, n-ro 2, Abingdon, 2004.

[7] Marc Fumaroli, aŭtoro de la eseo Le Sablier renversé. Des Modernes aux Anciens (Gallimard, 2013), ekzemple en 1997 registris elsendaĵon titolitan “Lisez les calssiques” [“Legu la klasikulojn”], daŭre disponebla en www.canal-u.tv.

[8] Matthieu Letourneux kaj Jean-Yves Mollier, La Librairie Tallandier (1870-2000). Histoire d’une grande maison d’édition populaire. Nouveau Monde Éditions, Parizok 2011.

[9] Originale : “Les classiques du peuple”.

[10] Stéphanie Roza, “Un grand moment d’éducation populaire ? “Les classiques du peuple” et le siècle des Lumières” dans Jean-Numa Ducange, Julien Hage et Jean-Yves Mollier (sub la dir. de) : Le Parti communiste français et le Livre. Écrire et diffuser le politique en France au XXe siècle (1920-1992), Éditions universitaires de Dijon, 2014.


Akceptejo >> 1a oktobro 2018

Serĉado de memsufiĉo ĉiakoste

Malgraŭ la blokado, la duoninsulo Kataro eskapas


Pli ol unu jaron post sia forpelo el la Kunlabora Konsilio de la Golfo, Kataro nenion cedis al la postuloj de siaj najbaroj, kaj kondukas sian influbatalon je internacia nivelo. En Doho, la oficialuloj laŭte asertas, ke la blokado plifortigas la koherecon de la loĝantaro kaj favoras la ekonomian diversiĝon de la lando. Tamen, la strukturaj malekvilibroj plurestas.



de  Angélique MOUNIER-KUHN

Oni ne fidu dormantan akvon. Tiu, brile turkiskolora, kiu bordas la Doho-golfeton estas serena kvazaŭ oleo-maro dum tiu somero 2018. Fajra varmo kaj lumo sieĝas la ĉefurbon de Kataro, ĉirkaŭlimigante la socian vivon en la klimatizitaj spacoj. Ĉe la kajo, kun veloj malsupre, la velboatoj ne vidis turiston de pluraj semajnoj. Antaŭe dediĉitaj al fiŝado kaj transporto de varoj, tiuj tradiciaj lignaj velŝipoj estas unu el la malmultaj nostalgiaj cedoj al la fervoro de moderneco, kiu ekregis la urbon meze de la 1990-aj jaroj. De post tiam, helpe de betono kaj vertikaleco, tiu fervoro senĉese redesegnas la urban perspektivon, pri kiu fieras la loĝantoj.

Sed la loza ruliĝado de la boatoj portantaj flagon ruĝan, violkoloran kaj blankan – la naciajn kolorojn – estas trompa. Ĉar la akvoj de la arabo-persa Golfo estas malklaraj [1] kaj ilia vaporo estas saturita je sensekureco. Nekonata agitado ekregis la regionon de post kiam Kataro, riĉega emirlando apenaŭ same vasta kiel Francilio (11 521 kvadrataj kilometroj), estis elpelita el la Kunlabora Konsilio de la Golfo (KKG) fare de tri siaj najbaroj, Sauda Arabujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kaj Barejno, kaj ankaŭ de Egiptujo. La 5-an de junio 2017, tiu kvaropo kaj kelkaj cirkonstancaj aliancanoj dekretis rompon de siaj diplomatiaj kaj ekonomiaj rilatoj kun Doho, dum Riado tuj fermis sian landlimon, la solan kiu ligas Kataron al la tero de la araba duoninsulo. De post tiam, en kelkaj saudaj mensoj naskiĝis la ideo fosi sesdek kilometrojn longan kaj ducent metrojn larĝan kanalon inter ambaŭ landoj por eĉ pli izoli la emirlandon. Sed, manke de oficiala konfirmo de Rijado, tiu projekto aperas nun kiel ĥimero, kiun Doho rifuzas serioze konsideri.

La konfliktoj antaŭanoncantaj la krizon akumuliĝis de jaroj, nutrataj de kreskanta inciteco de la saudanoj al tiu marbordano emancipita kaj riĉega je gaso [2]. Ĝia subita kvaranteno, dekretita meze de Ramadano, surprizis Dohon. Ĝiaj arabaj najbaroj starigis partan blokadon fermante siajn mar- kaj aer-spacojn al la kataraj ŝipoj kaj aviadiloj. Laŭ la Internacia Mon-Fonduso (IMF) preskaŭ 40 miliardoj da dolaroj estis elprenitaj el la lokaj bankoj fare de maltrankvilaj elmigrintoj aŭ de civitanoj de la blokado-landoj. La superbazaroj estis kaperitaj, antaŭ la starigo de ’aera ponto’ al Eŭropo, Irano kaj la landoj de la hinda subkontinento. Ĝis tiam, granda parto de la importaĵoj, aparte la freŝaj produktoj kaj la konstru-materialoj, devenis de la Emirlandoj kaj Sauda Arabujo, aŭ transitis tra ili.

La 22-an de junio 2017, Associated Press rimarkigas, ke la malfermo de la blokado estas ligita al dek tri kondiĉoj. Kelkaj el ili reuzas la kutiman liston de akuzaĵoj : la Emirlando devas ĉesi enmiksiĝi en la internajn aferojn de la aliaj KKG-landoj, rompi sian subtenon al la « teroristaj » organizaĵoj – inter kiuj la Islama Frataro, fermi sian televidĉenon Al-Ĝazira kaj, precipe, turni la dorson al Tehrano. « Irano ? Ĝi estas timiga najbaro, minaca por eta lando kiel la nia. Ni ne deziras fariĝi ties bona amiko, kaj cetere ni havas malkonsentojn. Sed ni ne havas alian elekton, ol akordiĝi kun ĝi. » respondas respondeculo pri sekureco en Doho [3]. Aliaj postuloj estas pli eksterkutimaj : la emirlando devas submetiĝi al ĉiujara inspektado de siaj najbaroj,aŭ al « pago de kompensaĵoj (…) pro la vivoperdoj kaj la financaj malprofitoj kaŭzitaj de [ĝia] aktuala politiko ». La lando devas ene de dek tagoj plenumi la tuton de la postuloj.

Pli ol jaro pasis, kaj la antagonismoj fiksiĝis. La mediacio provita de Kuvajto enkadre de la KKG enŝlimiĝis ; jen plia malsukceso de tiu regiona organizaĵo fondita en 1981 por kontraŭbalanci la Islaman Respublikon de Irano. La akordiĝo-provo, kiu devas okazi en Vaŝingtono jam de monatoj, stumblas sur malakordiĝoj interne de usona administracio kaj, laŭ onidiroj en Doho, sur la malbonvolo de Abudabio, la ĉefa emirlando de UAE. La « kontraŭterorisma kvaropo », kiel ĝi sin nomis, firme tenas siajn postulojn. « Ili estas tute ne realismaj », respondas Kataro, laŭ kiu ilia sola celo estas submeti ĝin, same kiel okazis por Barejno, kromnomita « retweet country » (angle : redissenda lando) de kelkaj cinikuloj ĉe Doho pro ĝia emo redissendi sur tvitero la kontraŭ-katarajn mesaĝetojn venintajn el Sauda Arabujo. « Tiuj postuloj ignoras la fakton, ke suverena ŝtato ne povas esti ostaĝo. Krome ili estis redaktitaj laŭ formo, kiu lasis neniun lokon al intertraktado. (…) Ni intencas konduki nian politikon surbaze de niaj propraj taksoj », laŭtis la katara ministro pi eksteraj aferoj, s-ro Mohammed Ibn Abderrahmane Al-Thani, antaŭ francparolantaj ĵurnalistoj en Doho, fine de majo 2018 [4].

Necesaj elkoraj rilatoj kun Irano

Kataro estas preta militi. Milito sen mortigaj bataloj, sed milito kiu devigas la emirlandon batali sur ĉiuj frontoj : ekonomia, diplomatia, armea, amaskomunikila kaj eĉ jura, ĉar Doho decidis alvoki la internaciajn instancojn (la Monda Organizo pri Komerco, la Internacia Kortumo) pri la blokado. Tiu malvarma milito havis viktimojn : miloj da familioj dismetitaj ambaŭflanke de la landlimo, kaj kelkaj du-naciuloj malhelpataj vojaĝi. Kaj, kvankam neniu scias kiel la Golfo eliros el ĝi, ĝi jam havas siajn venkintojn : la armilindustriojn de la eksportantaj landoj, unuarange Usono, Britujo kaj Francujo.

« La ĉefa demando estas scii, ĉu la blokado estas bonŝanco aŭ bremsilo por Kataro », komentas ambasadoro en Doho. Laŭ la kataranoj mem, koncerne la nacian koheron, la respondo jam estas konata : « Tiel strange kiel tio ŝajnas, la blokado igis nin pli fortaj », asertas la eksministrino pri informado kaj komunik-teknikaroj Hessa Al-Jaber, membro de la Majlis Al-Choura (konsulta konsilio) kaj, cetere, de la kontrol-konsilio de Volkswagen, kies tria akciulo estas Kataro. « En Kuvajto, ne okazis ekstaro post la iraka invado [en 1990]. Ĉi tie la emiro sukcesis unuigi la kataranojn kaj la nekataranojn (Vidu art. ...). Estas kvazaŭ lia moŝto estis plebiscitita, ŝi daŭrigas.

Kataro emas kuraĝigi la arabajn ribelojn, aparte en Tunizio kaj Egiptujo, sed ĝi mem neniam organizis elektojn ĉe si, escepte por la municipaj konsilioj, kie la kandidatoj devas prezentiĝi sen politika etikedo (la partioj estas malpermesataj en la emirlando). Parlamenta baloto estis ja planata en 2013, sed ĝi estis prokrastita sen dato. Post multaj prokrastoj, la emiro Tamim Ben Hamad Al-Thani promesis por la fino de la jaro leĝon organizantan la unuajn naciajn balotojn por elekti tridek anojn de la Majlis Al-Choura, dum dek kvin aliaj membroj estos rekte elektitaj de li. Malfacilas trovi spuron de ia ajn politika opozicio, krom kelkaj personoj plej ofte instalitaj en Londono. Ĉar li denuncis la silentigon de la civitanoj de sia lando, kaj laŭdis la « tunizian printempon » en 2011, la poeto Mohamed Al-Ajami, alinomita Ibn Al-Dhib, restis kvar jarojn en malliberejo antaŭ ol esti pardonita.

La emiro estis tridek-tri-jara kiam li anstataŭis sian patron, s-ron Hamad Ben Khalifa Al-Thani, en 2013. La kataranoj vidas en li la iniciatanton de modernigo de tiu vahabita lando, same kiel ĝia sauda najbaro, kvankam ĝi ne postulas tiom rigorecan religian praktikon. La emiro Hamad estas ankaŭ kreditita pri la firmigo de Kataro sur la internacia sceno, rezulto de « protekto-diplomatio », kiu konsistas maksimumigi la nombron de aliancanoj, kaj kiu incitegas same Rijadon kiel Abudabion. Kun la blokado, ties ŝablona portreto spontane aperis sur multegaj fasadoj kaj vehikloj, antaŭ ol la municipaj administracioj reordigis ĉi tiun novan modon.

Almenaŭ sur la materiala kampo, la kataroj havas malmultajn plendomotivojn : laŭ la Monda Banko, en 2017 la poloĝanta malneta enlanda produkto (MEP) je alparo de aĉetpovo daŭre situas je la unua tutmonda rango, je 128 378 dolaroj, la duoblo de tiu de Svislando. « Dum mia juneco, memoras s-ino Al-Jaber, kiu ne estas sesdekjara, ni ne havis elektron, manĝaĵo estis limigita kaj estis nur unu supera lernejo. Kaj, subite, nia vivo ŝanĝiĝis. »

La malkovro de nafto tie datumas de antaŭ la dua mondmilito. Sed la malkovro de giganta submara rezervejo de natura gaso en 1971, la jaron de ĝia sendependiĝo el la brita reĝlando, baskuligis tiun dezertan teritorion en riĉecon. Du trionoj de la kuŝejo de North Dome situas en la kataraj akvoj, kaj la restanta triono en la iranaj akvoj. Ĝia kunlabora ekspluatado devigas ambaŭ landojn flegi amikajn rilatojn.

Post kiam la emiro Hamad anstataŭis sian patron, en 1995, kaj vetis je masivaj investoj, partnere kun Exxon Mobil kaj Total, la grandskala ekspluatado estis lanĉita kaj metis Kataron, en 2006, ĉe la unuan rangon de la eksportantoj de likvigita natura gaso (LNG) – la esenca parto de ties eksportaĵoj, kaj triono de la tutmonda merkato. « Inter la komenco de la 2000-aj jaroj kaj 2013, rekorda jaro pri gas-kurzoj, nia MEP pasis de 20 al 200 miliardoj da dolaroj. Kataro ĉion ŝuldas al la vizio de emiro Hamad. Se via lando posedas la plej gravan gaskuŝejon en la mondo, se vi konstruas unu el la plej grandaj eksport-havenoj kaj ekipas ĝin per metan-ŝipoj, vi garantios ĝian sendependecon », klarigas, mirigita, Khalid Al-Abdulkader, ekonomikisto ĉe la universitato de Kataro.

Kun la aktuala nivelo de sia produktado kaj de siaj pruvitaj gasrezervoj, la tria post tiuj de Rusujo kaj de Irano, la emirlando havas antaŭ si pli ol cent jaroj da ekspluatado. Iom malpli se ĝi levos sian LNG-produktadon de 77 ĝis 100 milionoj da tunoj jare, antaŭ 2023, tiel kiel ĝi deklaris sian intencon. « Estis neeble, ke blokado malutilos al Kataro. La gas-enspezoj solaj kovras grandan parton de niaj buĝetaj bezonoj », daŭrigas Al-Abdulkader. Spite al la embargo, neniu el niaj gasŝipoj aŭ naftoŝipoj estis prokrastitaj aŭ nuligitaj. Ni liveris 100 % de niaj kontraktoj. Inkluzive tiujn al la EAU, kies elektro 40% dependas de nia gaso. Ni tre zorgas nian reputacion pri fidindeco », siaflanke insistas s-ro Aziz Alouthman, vicsekretario ĉe la ministrejo pri financoj. Multaj kataraj respondeculoj insistas pri tiu informo, kiu evidentigas la paradoksan karakteron de la blokado, des pli ke la emirlandoj ĉiam pagas sian gason ĝustatempe.

Post deficito de 7 miliardoj da dolaroj en 2017, la financo-ministrejo anoncas plusan buĝeton por la nuna jaro. Laŭ s-ro Alouthman, la blokado kostis al la buĝeto apenaŭ pli ol unu milionon. La notado-agentejo Moody siaflanke taksis la publikan subtenon al ekonomio dum la du unuaj monatoj de la krizo je preskaŭ 40 miliardoj da dolaroj, konsiderinte la refortigon de la financa sistemo.

La diversiĝo de la importo-fontoj, etendita al Turkujo, Irano, Azio aŭ Eŭropo, kaj la translokigo de parto de la komerco pasanta tra la dubaja haveno Jebel Ali al la Omanaj havenoj tre rapide alportis aeron al la emirlando. Eĉ pli bone, la kataraj respondeculoj ripetas, ke la blokado rezultigis neatenditan akcelon de la diversigo de la ekonomio [5].

Dudek mil bovinoj importitaj el Usono

Konstruita en dek jaroj por 7,4 miliardoj da dolaroj, la haveno Hamad, sude de Doho, kiu enhavas dek flughavenajn terminalojn, jam sin prezentas kiel regionan giganton, spite al la mallarĝeco de la interna merkato. Por 700 milionoj da dolaroj, la lando ankaŭ akiris memsufiĉon pri freŝa lakto, kiun ĝi volas etendi al sia tuta konsumo de laktaĵoj. En malpli ol jaro, la nacia konglomerato Baladna (« nia lando ») konstruis meze de dezerto en la nordo, grandegan farmon : dudek mil bovinoj ĝis decembro, venintaj ĉefe el Usono, giganta melkomaŝino kun turniĝanta platformo veninta el Irlando, nederlanda direktoro, irlanda labordirektoro veninta el konkurenca Sauda Arabujo... En regiono kie temperaturo povas atingi 50°C, klimatizo aŭ provizado de bonkvalita furaĝo estas multekostaj. Baladna ne zorgis pri elspezoj, kun podetala vendoprezo je 1,60 eŭro, lasante supozi gravajn subvenciojn. « Ĉu tio estas ekonomia aŭ ne, ni ja devas esti memsufiĉaj. Estas vivneceso , decidas Al-Abdulkader. Antaŭe, ni ludis la karton de ekonomia integrado kun la KKG, ni importis de niaj najbaroj. De nun, ni produktos en Kataro ĉion, kion ni volas produkti. »

« Jes ja, respondas pakistana enmigrinto. Sed la kataranoj ne estas en la ekonomia aktivado ; ni ja funkciigas la ekonomion. Kiel ili do povus mezuri la malrapidiĝon ? De kiam la homoj de la Golfo ne plu venas, la taksioj estas malplenaj, hoteloj estas senhomaj kaj la butikoj fermiĝas en la komercaj galerioj. Rigardu ĉi tiun domaron : la gruo haltis, pro manko de konstrumaterialoj. »

Kelkaj lokuloj povas esti en malagrabla situacio, sed sur makroekonomia nivelo Kataro « sukcese sorbis » la blokadon, laŭ la konkludoj de IMF-misio en majo, kiu elvokis « efikajn amortizilojn kaj sanajn makroekonomiajn politikojn ». En aprilo, por altiri freŝan disponeblan monon, la ŝtato emisiis ĝis 13 miliardojn da obligacioj eksterlande. Ili estis plurfoje « superaĉetitaj », malgraŭ ke Sauda Arabujo provis sekigi la merkaton emisiante proprajn obligaciojn du tagojn antaŭe. « La intereso de la eksteraj investantoj estas nia atestilo pri ekonomia rezistkapablo », ĝojas s-ro Alouthman.

Ĉu ĉio do plej bonas en plej bona mondo por Kataro, danke al ties neelĉerpeblaj naturaj riĉofontoj ? Lando tiom riĉa, ke ĝi elspezis dekojn da miliardoj da dolaroj – varias la taksoj – por organizi la Futbalan Mond-pokalon en 2022. La nura renovigo aŭ konstruado de la ok stadionoj de la konkurso laŭdire kostas 14 miliardojn da dolaroj, pli ol la tuta rekorda sumo (10 miliardoj) de la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusujo. Kaj Doho devas alfronti du ripetiĝantajn akuzojn : korupto-suspekton pri la atribuo de la konkurso [6] kaj la laborkondiĉojn de pluraj dekmiloj da aziaj dungitoj sur la konstruejoj [7].

Elvokita dum la lastaj jaroj, aparte de la anglosaksa gazetaro, la reatribuo de la konkurso al alia lando estas tre malverŝajna, ĉar la Federacio Internacia de Futbalo Asocia (FIFA) regule esprimas sian fidon al Kataro. Sed, se la blokado persistas, el la miliono kaj duono da atendataj spektantoj, « triono povus manki, ĉar la saudanoj, la emirlandanoj kaj la egiptoj ne venos », atentigas okcidenta diplomato. La lando, kies specialaĵo estas akcepti internaciajn konferencojn kaj konkursojn, jam suferas pro ties foresto, li aldonas. Alia viktimo : Qatar Airways, flagoportanto de la disvolvad-ambicioj de la lando. Najlitaj ĉe la grundo dum la unuaj tagoj de la embargo, ĉiuj ĝiaj aviadiloj denove flugas, kaj novaj linioj estis malfermitaj por kompensi la 18 nuligitajn. Sed, deportante la cirkuladon en la iranan ĉielon, la fermiĝo de la flugspaco de la blokantaj landoj kaŭzas « gravajn » malprofitojn, laŭ propra konfeso de la direktoro de la kompanio, kiu rifuzas malkaŝi ilin.

Influbatalo kaj konkurado por subtenoj

« La batalo inter la aerkompanioj de la Golfo estas konflikto en la konflikto », taksas Adel Abdel Ghafar, esploristo ĉe la Brookings Doha Center. Krom la politikaj postuloj, la blokado verŝajne respondas al ekonomia celo : haltigi la progresadon de Qatar Airways kompare kun ties emirlandaj rivaloj Etihad Airways kaj Emirates, sed ankaŭ kompare kun la malbonkvalitaj kompanioj de Sauda Arabujo kaj Barejno, Saudi kaj Gulf Air », li skribis pasintjare [8].

Tiu insida konkurenco preskaŭ ŝajnas ĉikanoj kompare kun la ardaj alfrontiĝoj sur la tereno de komunikado kaj propagando. En la batalo por influo kaj la konkuro por subtenoj, kiuj alfrontigas la rivalojn de la Golfo, ĉiuj batoj estas permesataj. Disvastigataj de informadikaj programoj, la falsaj informoj kaj insultoj inundas la sociajn retojn. Elektronikaj mesaĝujoj de oficialuloj estis piratitaj, kaj ilia enhavo disverŝita tra amaskomunikiloj, por kompromiti iujn protagonistojn de la krizo, sen forgesi la kreadon de falsaj retejoj aŭ la enretigon de pseŭdo-dokumentfilmoj.

« Kataro elektis ne iri en la grizajn zonojn, kiel la kampanjoj de falsaj novaĵoj, asertas s-ro Saif Ben Ahmed Al-Thani, direktoro de la komunikado de la registaro. Ni havas nenion kaŝendan kaj ni preferas koncentri niajn klopodojn ĉe la amasinformiloj. » Ambasadoroj, ministroj, altfunkciuloj ricevis trejnsesiojn pri komunikado, antaŭ ol doni pli ol kvin cent intervjuojn, asertas la proparolanto. Li ne diras ĉion : laŭ la Reuters-agentejo, la lobiado-elspezoj de Kataro ĉe la usona administrado triobliĝis kompare kun la jaroj 2015-2016, por fiksiĝi je preskaŭ 25 milionoj da dolaroj, buĝeto de nun komparebla al tiuj de Rijado kaj Abudabio. « La golfo-landoj laŭlitere rampas unu sur la aliajn por fariĝi la plej bona amiko de Usono », diras observanto.

De Usono, sed ne nur. De la komenco de la krizo, Doha multobligas la diplomatiajn aktivaĵojn, sendante siajn oficialulojn, sekvantajn la emiron, interŝanĝi sian tradician blankan tunikon kontraŭ okcidenta kravato-kostumo, kaj viziti Parizon, Londonon, Bruselon, Berlinon, Moskvon aŭ Vaŝingtonon. Ili tie estas regule akceptataj de grupoj de protestuloj, kies mobilizadon la registaro atribuas al la rivaloj de Kataro [9]. « Tiu ĉi tuta krizo resumiĝas je problemo de ĵaluzo. Ne hezitu tion skribi, martelas la ĝenerala prokuroro, s-ro Ali Bin Fetais Al-Marri. Kion povas respondi niaj najbaroj al siaj propraj popoloj antaŭ nia sukceso ? La Futbala Mondpokalo 2022 rivelis ilian veran vizaĝon. Ili simple estas nekapablaj fari tion, kion ni faras por la kataranoj. »

« Ju pli daŭras la krizo, des pli ĝi kostas al la reputacio de la blokantaj landoj, kaj al Kataro sur la ekonomia kampo, opinias Mehran Kamrava, direktoro de la Centro por internaciaj kaj regionaj studoj de la katara branĉo de la usona universitato de Georgetown. La intereso de ĉiu estas do haltigi ĝin. » Sed la regiono ne ŝajnas proksima de tio. « Ĉeestas tro da testosterono, inter 33-jara gvidanto en Sauda Arabujo [la hereda Princo Mohammed Ben Salman], alia 38-jara en Kataro, kaj la 72-jara infano en la Blanka Domo. Ĉio estas persona en tiu melodramo, kiu povus malnodiĝi tiel facile kiel ĝi komenciĝis. La problemo estas, ke tiuj personoj estas neantaŭvideblaj », diras unu el niaj kunparolantoj sub la protekto de anonimeco.

Neantaŭvideblaj kaj implikitaj en la « sekurec-dilemo » laŭ Kamrava – la feka cirklo kiu ekestas kiam ŝtato faras planon por plifortigi sian sekurecon : tio kreskigas la sensekureco-senton de la aliaj, kiuj siavice provas fari similajn agojn. La krizo inter la malamikaj fratoj de la KKG, precize kiam la tumultoj de Proksim-Oriento kaj la danĝeraj kalkuloj de la Trump-administracio kreskigis ĝis paroksismo la streĉojn inter la ŝijaistoj kaj la sunaistoj, eksterordinare akrigas la armilo-konkuradon.

Krom la timon esti distancigita, ĉi tiuj ripetataj elspezoj reflektas volon aĉeti la patronadon de la eksportantaj grandaj landoj. « Provizante armilojn ĉiam pli kompleksajn al la militantaj partioj, ĉi tiuj landoj pligrandigas la malsekurecon jam ekzistantan en la regiono. Sed la Golfo-landoj, pliigante la nombron de siaj provizantoj, siaflanke diversigas la partoprenantojn de la krizo », substrekas Kamrava. Por Kataro, tiu strategio celas ĝin liberigi de tro granda dependeco de Usono, kies militbazo Al-Oudeid, sudokcidente de Doho, kiu enhavas pli ol dekmil homojn, estas la plej grava en Proksim-Oriento. La deplojo de turkaj soldatoj, kadre de defendo-interkonsento subskribita en 2014, estas ankoraŭ simbola, sed la krizo akcelis ĝin, kaj la nombro de soldatoj devus atingi 2000 antaŭ la jaro 2020.

La listo de la armilprovizantoj turnigas la kapon

Manke de pli aktualaj donitaĵoj, la Internacia Esplor-Instituto pri paco en Stockholmo (SIPRI) taksas, ke la importado de armiloj en Kataro kreskis je 166 % inter 2013 kaj 2017 kompare kun la periodo 2008-2012 – kiam ili progresis je 225 % en Sauda Arabujo, fariĝinta la unua importanto en la mondo. « Nia sekureco estas prioritato. Laŭ mi, por ĉiu dolaro enspezita en Kataro, oni devus investi la duonon en la defendo », asertas Al-Abdulkader. De la komenco de la krizo, ne estis monato sen anoncoj pri negocado aŭ aĉetkontrakto de Doho. Francujo, Britujo, Usono, Germanujo, Rusujo, Italujo, Ĉinujo, Norvegujo... : la listo de la armilprovizantoj, latentaj aŭ konfirmitaj, turnas la kapon.

La ekipaĵoj de Kataro jam larĝe transpasas la uzkapablon de ĝiaj trupoj, taksitaj de Al-Jazira je dekdu mil soldatoj. Granda plimulto estas eksterlandanoj, pakistananoj, jemenanoj aŭ somalianoj, escepte de la altrangaj oficiroj. Nur por la armea aviadilaro, en 2017, Doho aĉetis dudek kvar Eurofighter Typhoon, tridek ses F-15 kaj dek du Rafale, krom la dudek kvar akiritaj en 2016. « La aĉetoj de armiloj ja dependas de politikaj decidoj, sed ili ankaŭ necesas por deadmono », insistas Majed Mohammed Al-Ansari, instruisto pri politika sociologio ĉe la universitato de Kataro, referencante al la « strategio de la venenigita salikoketo » de Singapuro : « La insulo povus esti invadita en unu tago, sed je kosto de jardeka venenado de la invadintoj. Nia armilaro devas igi ĉiun okupado-provon kiel eble plej altkosta. »

Laŭ li, la risko de sauda aŭ emirlanda invado en Kataro, tre timata la pasintan jaron, nun malpliiĝis. La aŭtoritato de Usono al la Golfo kaj la interesoj ligitaj al la ekspluatado de riĉofontoj tiel vivnecesaj kiel nafto kaj gaso, restas potencaj ŝirmiloj por malhelpi tiun internajbaran kverelon, kiu riĉigas la armilar-vendistojn, transformiĝi en vera milito. Sed la streĉoj restas tiom grandaj, ke, en Doho, neniu sentas sin ŝirmita kontraŭ neatendita tornado, kiu malkatenigus la akvojn de la Golfo.

Angélique MOUNIER-KUHN


La aŭtoro

Angélique MOUNIER-KUHN
Ĵurnalistino.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] Mehran Kamrava, Troubled Waters : Insecurity in the Persian Gulf, Cornell University Press, kol. « Persian Gulf Studies », Ithaca, 2018.

[2] Vd. Fatiha Dazi-Héni, « Stranga milito en la Golfo », Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2017.

[3] Plimulto de la renkontitaj personoj eksplicite petis konservi anonimecon.

[4] La aŭtoro de ĉi tiu artikolo partoprenis la gazetar-vojaĝon organizitan de la Oficejo por Komunikado de la registaro ( ), antaŭ ol reveni al Doho, tute sendependa, kelkajn semajnojn poste.

[5] Zainab Fattah kaj Matthew Miller, « Qatar minister says neighbors’embargo is boon for economy », Bloomberg News, Novjorko, 6-a de septembro 2018.

[6] Heidi Blake kaj Jonathan Calvert, L’Homme qui acheta une Coupe du monde. Le complot qatari, Hugo Sport, Parizo, 2016.

[7] Vd. David Garcia, « Sklavoj de la 21-a jarcento en Kataro », Le Monde diplomatique en esperanto, junio 2016.

[8] Adel Abdel Ghafar kaj Andrew Leber, « The Gulf’s airlines are winning on product but losing at politics », Brookings, Vaŝingtono, DC, 26-a de julio 2017.

[9] Vd. Alain Gresh, « Kataro serĉanta amikojn », Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2018.


Akceptejo >> 1a septembro 2018

Imran Khan, de kriketo al registarestro

La nova ĉampiono de la pakistana armeo


Post kelkaj provoj, la eks-kriketisto Imran Khan enoficiĝis kiel la ĉefministro de Pakistano je la 17a de aŭgusto kaj nun gvidas koalician registaron. Liaj kontraŭkoruptaj paroladoj kaj lia projekto de "nova Pakistano" allogis 32% de la voĉdonantoj kaj donis al lia partio plimulton en la Nacia Asembleo, kun 116 seĝoj (el 272). Sed ĉio ĉi neniel estus ebla sen la pli-malpli rimarkebla subteno de la armeo.



de  Christophe JAFFRELOT

Eĉ pli ol la antaŭaj, la pakistanaj parlamentaj elektadoj de la 25a de julio okazis sub la influo de la armeo. Naskiĝinta en aŭgusto 1947 el la dispartigo de brita Hindio, Pakistano jam spertis tri puĉojn, kiuj ebligis al la armeanoj regi dum entute 30 jaroj (de 1958 ĝis 1970, poste de 1977 ĝis 1988 kaj 1999 ĝis 2008). Dum dek jaroj, tamen, la armeo estas restinta en la fono, lasante al la civiluloj siavice enoficiĝi post elektadoj pli-malpli makulitaj de neregulaĵoj.

La elektado de 2008 markis du-stadian transiron al demokratio : en februaro, la Pakistan People’s Party (PPP) gajnis la parlamentan elektadon danke al la ondo da kondolenco estigita de la murdo de Benazir Bhutto, la filino de Zulfikar Ali Bhutto, la fondinto de la partio ; poste, en aŭgusto, generalo Pervez Musharraf rezignis la prezidantecon favore al la vidvo de Benazir Bhutto, Asif Ali Zardari. Kvin jarojn poste, kaj unuafoje en la historio de la lando, demokratie elektita registaro povis kompletigi sian plenan mandaton kaj la registaro demokratie ŝanĝiĝis, kiam la centrisma-dekstrisma Muslim League of Pakistan - Nawaz (MLP-N ) anstataŭis la centrisman-maldekstrisman PPP.

La profundigo de la demokrata procezo neeviteble zorgigis la armeon, kiun oni modeste nomas "the establishment" (la establitaro) - sed kiun ĝiaj oponantoj nomas la "deep state" (la profunda ŝtato) pro la kerna rolo de la servoj de militaj informoj, la InterServices Intelligence (ISI). Ne nur la enradikiĝo de laŭleĝe elektita registaro el civiluloj estis minaca sed, enoficiĝinte, iuj gvidantoj de la PPP kaj la MLP-N provis plenumi politikojn kiuj kontraŭis tiujn de la armeo, precipe rilate al Hindio, kiun ĝi rigardas kiel sian ĉefan malamikon. Ekzemple, Zardari proponis kunlabori kun Hindio en la enketo pri atencoj de novembro 2008 en Mumbajo kiuj mortigis pli ol 160 civitanojn. Sed li devis rapide retiri sian proponon ĉar parto de la pakistana armeo organizis ĉi tiujn atakojn.

Nawaz Sharif (MLP-N), kiu jam estis ĉefministro de 1990 ĝis 1993, de 1997 ĝis 1999, kaj denove de 2013 ĝis 2017, paradokse montriĝis malpli obeema. Komercisto, kies politika kariero estis lanĉita de la "establitaro" por kontraŭi al Benazir Bhutto, Sharif provis en la finaj 1990aj jaroj sin liberigi de la influo de la armeo. Dum sia dua mandato, li faris pacproponojn al Hindio, ĉar li estis konvinkita ke Pakistano malŝparas siajn rimedojn en la vetarmado kun sia najbaro, kaj ke la ekonomio de la lando povos multe profiti de dupartia komerco kun ĝia najbaro. Ĉi tiu politiko, kiu malkontentigis la armeon, grandparte estis la motivo de la puĉo en 1999. Malgraŭ tio, s-ro Sharif ne estis forlasinta ĉi tiun ideon kiam li reenoficiĝis en 2013, kiel atestas liaj ripetitaj kunsidoj kun Narendra Modi, la ĉefministro de Hindio, en 2014 kaj 2015. La armeo, kiu kontraŭas al normaligitaj rilatoj kun Hindio, sukcesis elreligi ĉi tiujn diskutojn, ĉar normaligo signifus ratifiki la dispartigon de Kaŝmiro kio forprenus el la armeo unu el ĝiaj pravoj de ekzisto kaj reduktus ĝian buĝeton.

Naciismo, islamo kaj konservativismo

Pro tio, ke Sharif obstine sekvis sian propran politikon, la armeo senlace laboris por forigi lin. Ĝin helpis la publikigo de la Panama Papers [1], kiuj rivelis fraŭdojn fare de ok eksterlandaj firmaoj registritaj en la nomo de la familio Sharif. Proceso komenciĝis kaj enketkomisiono, kiu inkludis armeanojn, estis kreita laŭ la peto de la Supera Kortumo. La komisiono trovis ke la ĉefministro malobservis la konstituciajn postulojn pri sincereco kaj virteco ĉe politikistoj. Ĉi tiu verdikto kaŭzis lian eloficigon pro korupto en julio 2017, kaj poste dumvivan malpermeson okupi politikan oficon kaj dekjaran kondamnon al enprizonigo. La establitaro sukcesis elpeli s-ron Sharif. Per kiu ĝi povos anstataŭigi lin ?

La plej simpla solvo estus la rekta surpreno de la potenco, sed dum dek jaroj la armeo rifuzis konsideri tion. Unue, puĉoj ofte havas altan koston en la formo de internacia embargo, kaj Pakistano dependas de eksterlandaj donacantoj, precipe la Internacia Monfonduso (IMF). Cetere, la armeo havis ege ambivalencan opinion pri la periodo de regado de generalo Musharraf (1999 - 2008) : regi signifas administri kaj ekonomion (la rezultoj restas nebonaj) kaj socion kun multoblaj streĉitecoj.

Prefere ol malpurigi siajn manojn, la armeo tial preferis sin turni al figuro kiu ebligos al ĝi resti post la kulisoj dum ĝi retenos la regadon de la aferoj kiuj plej gravas al ĝi : la rilatoj de Pakistano kun Hindio, Afganio, Usono kaj Ĉinio. Kontraŭ kosto de 56 miliardoj da usonaj dolaroj (49 miliardoj da eŭroj), Islamabado estas komencinta grandegan projekton kun Ĉinio, la Ĉinia-Pakistanan Ekonomian Koridoron, kiu plejparte konsistas el la konstruado de vojoj de komunikado inter okcidenta Ĉinio kaj la Hinda Oceano.

La armeo bezonis iun, kiu kundividas kelkajn el ĝiaj vidpunktoj, estas sufiĉe populara por esti elektita, kaj samtempe ebligos al Pakistano daŭrigi demokratan fasadon kiu kontentigos fremdajn kritikantojn kaj plenumos la aspirojn de la popolo por politika libereco. Ĉar dum 70 jaroj, Pakistano estas plagata de fundamenta streĉiteco inter la deziro pri forta reĝimo kiu povas protekti ĝin kontraŭ la (asertata) minaco de Hindio unuflanke, kaj soifo al demokratio aliflanke tiel, ke la armeo neniam sukcesis establi daŭrantan diktatoradon [2]. Imran Khan montriĝis esti la sola taŭga kandidato, malgraŭ sia ŝanĝiĝema karaktero.

Li ŝuldas sian popularecon ĉe granda sekcio de la loĝantaro al sia sporta kariero - precipe al la Monda Pokalo de Kriketo gajnita de la teamo kiun li gvidis kiel teamestro en 1992 -, kaj al sia filantropia agado, precipe la hospitalo por kanceruloj kiun li establis, sed antaŭ ĉio li ŝuldas ĝin al sia batalo kontraŭ korupto. Ĉi tio estas la kerna motivo de lia kampanjo ekde kiam li fondis la Pakistanan Movadon por Justeco (Pakistan Tehrik-e-Insaf, PTI) en 1996. Por la armeo, la batalo kontraŭ korupto havas la duoblan avantaĝon ke ĝi estas populara ĉe la mezklasanoj skandaliĝintaj de la maniero laŭ kiu la regantaj grandfamilioj (tiuj de Zardari-Bhutto, Sharif, ktp.) riĉigis sin, kaj ke ĝi senkreditigas eminentajn politikistojn. Khan kaj la armeo tial kundividas komunan celobjekton : la politika klaso.

La naciismo de s-ro Khan ankaŭ kreis afinecojn kun la armeo. Malkiel siaj rivaloj, li ne estas asociiĝinta kun iu aparta provinco. Kontraste kun la familio Bhutto, kiu identigas sin kun Sindo, kaj la familio Sharif kun Panĝabo, Imran Khan, malgraŭ tio, ke li prezentas sin kiel paŝtuno [3] (kvankam li ne parolas la paŝtunan lingvon), apartenas al elito kiu transcendas regionajn dividojn, precipe danke al sia kariero kiel teamestro de la nacia kriketa teamo. La armeo, kiu pretendas esti simbolo de la nacia unueco, estas sensiva al ĉi tiu tutpakistana identeco, precipe pro tio, ke ĝi kontraŭas al la nuna tendenco al pli granda federismo. Ĝi sekve estas malfavora al la efektivigo de la 18a amendo de la konstitucio, aprobita en 2010 de la PPP kaj MLP-N, kiu donis al la provincoj pli grandan aŭtonomecon kaj pli da financaj rimedoj. La naciismo de la nova ĉefministro ankaŭ igas lin profunde malamika al Hindio, kiun li konstante kondamnis dum sia elektokampanjo.

Cetere, ankaŭ liaj mencioj pri islamo plaĉis al la armeo, kiu vole sin prezentas kiel la gardanton de la islama identeco de la lando. Malgraŭ sia aspekto kiel riĉa hedonisto (kiel atestas liaj du divorcoj), s-ro Khan emas montri siajn piecon kaj socian konservativismon. En artikolo en 2012 titolita ’Mia vojiro en la religion’ [4], li rakontis sian reeltrovon de islamo responde al okcidenta materialismo, senmoraleco, kaj al la kritikoj de okcidentanoj pri lia religio dum la tumulto pri la Satanaj Versoj [5]. Li vidas en siaj kriketaj venkoj "la volon de Alaho". De tiam, li surprenas sur sin la taskon establi dialogon inter la okcidentiĝintaj elitoj de Pakistano kaj la radikaluloj kies maltoleremo estas, laŭ li, fremda al islamo.

Kvankam li pretendas esti mediaciisto, s-ro Khan pli kaj pli defendas poziciojn subtenatajn de islamistoj en la nomo de la tradicio, precipe familiajn valorojn. Li estas parolinta favore al strikta apliko de la ŝaria juro. Ekde 2013, li fervore volas intertrakti kun la pakistanaj talibanoj kaj laŭdas iliajn kamaradojn en Afganio, aprobante ilian juĝan "sistemon" kaj ilian batalon kontraŭ la usonanoj. Li gajnis reputacion de malcedema naciisto per sia kontraŭado pri atakoj per usonaj telestiraviadiloj ĉe la landlimo kun Afganio post 2010. Lia elektiĝo probable pli streĉos rilatojn kun Usono, kiuj jam estas komplikitaj de la redukto de usona monhelpo al Islamabado, decidita de Donald Trump.

Por allogi la voĉdonantojn, s-ro Khan ekspluatis kaj sian reputacion kiel ĝisosta naciisto, kaj sian fervoran piecon. Li vizitis la tombon de fama sufiisma sanktulo kun sia tria edzino, kiun li prezentas kiel sian spiritan gvidanton. Lia partio ankaŭ alvokis al pakistananoj voĉdoni kontraŭ la MLP-N pro tio, ke ĝi respondecis pri la ekzekuto de Malik Mumtaz Hussain Qadri. En januaro 2011, li murdis la guberniestron de Panĝabo, Salman Taseer, pro tio ke li kontraŭis al la leĝo kontraŭ blasfemeco kies ĉefaj viktimoj estas malplimultoj, precipe hinduoj, kristanoj kaj ahmadanoj. Koncerne tiujn lastajn, kiuj pretendas esti islamanoj sed kredas je profeto naskiĝinta en la 19a jarcento, s-ro Khan diris, ke ĉi tiu leĝo (sub kiu centoj da viroj kaj virinoj jam estas malliberigitaj) devus esti aplikata pli severe al ahmadanoj ĉar "neniu islamano povas nomi sin islamano se li ne kredas ke la profeto Muhammad estas la lasta Profeto". Ĉi tiu tre delikata afero antaŭe estis ekspluatita nur de la plej radikalaj partioj.

Por subteni s-ron Khan, la armeo ankaŭ provis subpremi neamikajn amaskomunikilojn (precipe Dawn, la ĉefan tutlandan ĵurnalon). Ĝi celis timigi ĵurnalistojn per diversaj rimedoj, minacante fari retaksojn de impostoj, kaj eĉ forkapton. La elektobservantoj de la EU kaj la Brita Komunumo de Nacioj nomis ĉi tian agadon “restrikto de la libero sin esprimi" kiu "instigis memcenzuron" [6]. Malgraŭ manipulado de la elektado, tamen, la PTI ne atingis absolutan plimulton. Ĝi gajnis 115 seĝojn el 272 per 32 procentoj de la voĉdonaro, kompare kun 64 seĝoj por la MLP-N (24 procentoj) kaj 43 seĝoj por la PPP (13 procentoj). Malgraŭ la premo, gvidantoj de la antaŭa reganta partio denove kandidatiĝis. La rezulto ankaŭ eble reflektas la fakton, ke la armeo ne tiom deziris subteni s-ron Khan kiom ili deziris eviti duan mandaton por la MLP-N, aŭ ke ĝi eĉ deziris realigi parlamenton sen plimulto, kiu malfortigos ajnan civilulan registaron.

Strategia provinco

Ĉi tiun hipotezon plifortigas la rimarkinda sukceso de kelkaj politikaj novuloj, kiujn la armeo sekrete subtenis. Ekzemple, la komisiono pri elektadoj, submetita al premoj, permesis al membroj de la islamista movado Lashkar-e-Taiba, organizaĵo tradicie proksima al la armeo, kandidatiĝi kiel sendependuloj. Estis same pri Tehreek-e-Labbaik Pakistan, partio fondita en 2015 por defendi la ŝarian juron (kaj la murdon de la guberniestro Taseer), kiu gajnis pli ol 4% de la voĉdonaro. Ĉi tiuj novaj subtenantoj de radikala islamo en la politika areno anstataŭigas la tradiciajn islamajn partiojn, Jamaat-e-Islami and Jamiat Ulema-e-Islam, kies koalicio perdas sian forton.

La fragmentiĝo de la Nacia Asembleo konvenas al la "establitaro", sed tio ne malhelpas ke s-ro Khan formu koalician registaron kun malgrandaj partioj kiu certigos al li plimulton, eĉ se ĝi estos fragila. Aldone, lia partio regas du provincojn, inter ili Panĝabo, kiu havas la plej grandan loĝantaron. Panĝabo estas trofeo kiun la PTI apenaŭ sukcesis tordi el la regado de la MLP-N ; ĉi tio estis trankviliga por la armeo, kiu timis la influon de la familio Sharif en la provinco kie ĝi rekrutigas la plimulton de siaj oficiroj. Shehbaz Sharif, la frato de la eksĉefministro, estis la guberniestro de Panĝabo ekde 2008.

Ĉu ĉi tiu forta pozicio ebligos al s-ro Khan efektivigi siajn politikojn, aŭ ĉu li submetiĝos al la postuloj de la armeo ? Nawaz Sharif provis liberigi sin de ĝi, kaj s-ro Zardari akomodis sin al ĝi. La nova ĉefministro eble serĉos ĝis nun nekonatan mezan vojon. Iuj kernaj aferoj baldaŭ rivelos la respondon. La ĉefministro sendube ne havos problemon pri la recentralizo de la lando per moligo de la 18a amendo de la konstitucio kaj disdivido de Panĝabo en kelkajn provincojn, kiel la armeo deziras, por malhelpi ke unu partio konstruu bastionon en ĉi tiu regiono el kiu venas pli ol duono de la parlamentanoj nuntempe. Aliflanke, li verŝajne trovos, ke estas malfacile financi sian promesitan "islaman socialan ŝtaton" sen redukti la buĝeton de la armeo (unu kvinono el la ŝtataj elspezoj, sen enkalkuli la pensiojn de emeritaj armeanoj). Li eble renkontos problemojn se li deziros havi voĉon pri rilatoj kun Ĉinio - kiujn li emas fortigi - kaj, kompreneble, kun Hindio.

Defioj venos el la financa krizo de la lando - kiu devigas s-ron Khan peti helpon de la IMF, kiel faris sia antaŭulo - kaj el la nove eltrovita unueco de la opozicio, precipe la MLP-N kaj la PPP. Fine, li havos la malfacilan taskon decidi la sorton de Nawaz Sharif : reteni lin en prizono, riskante transformi lin en martiron, aŭ liberigi lin, kio povus multe pli fortigi la opozicion. La solvo povus esti reekzili lin.

Christophe Jaffrelot

Christophe Jaffrelot estas direktoro de esploroj ĉe la Centre de Recherches Internationales (CERI), komuna esplorfako de Sciences Po kaj la Centre National de la Recherche Scientifique (CNRS). Li estas aŭtoro de Le Sindrome Pakistanais, Fayard, Parizo, 2013, kaj kunredaktoro, kun Laurence Louër, de Pan-Islamic Connections. Transnational Networks Between South Asia and the Gulf, Hurst, Londono, 2017.


La aŭtoro

Christophe JAFFRELOT
Direktoro de la Centro de Internacia Studoj kaj Esploroj, Instituto de Politikaj Studoj - Nacia Centro de Scienca Esplorado (NCSE) ; li direktoris kaj kunverkis L’Inde (...)
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

USONO VETAS POR HINDIO

Barato – Ĉinujo : konfliktoj kaj konverĝoj

Pakistano subfosata de la alfrontiĝoj inter sunaistoj kaj ŝijaistoj

Ĉu registaro de juĝistoj ?



Tradukita de:
Mike Leon
el la franca

[1] ‘Panama Papers’, International Consortium of Investigative Journalists, Washington DC, la 31a de januaro 2017.

[2] Pri ĉi tiu kerna punkto komparu Christophe Jaffrelot, ’The Pakistan Paradox : Instability and Resilience’, Hurst (Londono) kaj OUP (Novjorko), 2015.

[3] Vidu Imran Khan, ’Pakistan : a Personal History’, Bantam, Londono, 2012.

[4] Imran Khan, ‘My journey into religion’, la 14a de februaro 2012, https://themuslimtimes.info

[5] La romano ’La Satanaj Versoj’, de la brita verkisto Salman Rushdie, estis eldonita en 1988. La aŭtoro devis kaŝi sin post kiam la irana ajatolo Ĥomejni kondamnis lin al morto en 1989.

[6] ’EU monitors team says Pakistan election not a level playing field’, la 2a de julio 2018, www.geo.tv


Akceptejo >> 1a septembro 2018

Tumulto, de Hans’-Magno Encencbergo


recenzo

de  Pierre DESHUSSES

Pierre Deshusses : Tumulto, de Hans’-Magno Encencbergo, tradukita el la germana al la franca de Bernard Lortholary,

Se ekzistas libro, kiu bone spegulas la literaturan produktadon de Hans’ Magno Encensbergo [1], tiam tiu ĉi : Tumulte [Tumulto], aperinta en 2014 kaj tradukita el la germana al la franca de Bernard Lortholary, tre intima kun la plurfaceta verkaro de Hans’ Magno Encensbergo (naskita en 1929), kiu verkis poemojn, eseojn, romanojn, rakontojn, teatraĵojn kaj eĉ infanlibrojn, sen paroli pri tradukoj el la hispana (Pablo Neruda, Federico García Lorca), el la itala (Franco Fortini), el la angla (Charles Simic, Stanley Moss), el la sveda (Lars Gustafsson), el la franca (Moliero, Denis Diderot, Antoine de Saint-Exupéry) kaj pri lia laboro kiel eldonisto (la aŭtoron W. G. Sebald konatigis li).

La tumulton de la produktado ĉi tie reeĥas tiu de la memoroj. La aŭtoro ekde la komenco avertas la leganton : Li neniam skribis taglibron, neniam skribis siajn memoraĵojn kaj evitas konfesojn kvazaŭ peston. “Inter la intenca mensogo kaj la subtila retuŝado, inter la simpla eraro kaj la subtila valorigo, la limoj malfacile malkovreblas.” Tiu libro estas unue la aperigo de notoj haste skribitaj en la 1960-aj jaroj kaj hazarde retrovitaj en lia kelo en la jaro 2010. La maltrankvilo ke temas pri tirkesta fonaĵo estas granda. Sed legado de la unuaj paĝoj rapide forblovas tiun timon.

Ili komenciĝas per notlibro de unua vojaĝo en Ruslandon, en 1963. Kiel, invitite de la Ruslanda Unio de Verkistoj, Encensbergo troviĝis en aviadilo kun Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir, Nathalie Sarraute, Giuseppe Ungaretti, William Golding ? Li konfesas, ke li mem ne vere scias, ĉu tio okazis pro eraro aŭ pro bonŝanco, ĉar tiam li estis ankoraŭ malmulte konata verkisto, kiu aperigis nur tri poem-kajerojn, du eseojn, kaj neniam estis en iu ajn partio. Tiu invit-eraro montriĝis fekunda : la aŭtoro donas al ni ĉi tie la unuan surrealisman interparoladon inter okcidentaj intelektuloj plenaj de timemo kaj Nikita Ĥruŝĉovo same sincera kiel ruza. Encensbergo poste regule revenis al Ruslando, kie li konatiĝis kun tiu virino, kiu fariĝis lia dua edzino kaj kun kiu li iris al Usono kaj al Kubo. Vera “rusa romano”, kiel li diris, en plena malvarma milito.

Dum la kolizio de la ideologioj en la1960-aj jaroj okazigis alfrontiĝojn kaj senĉesajn manifestaciojn, Encensbergo konfesas ne senmalice, en suka fikcia interparolado kun sia alia memo, kiu okupas la duan parton de la libro, ke siavice li estis neniam ĉeesta en la ĝusta momento : “Mi ĉiam maltrafis la stratajn batalojn, aŭ mi leviĝis tro malfrue.” Sed dum li maltrafis la bataletojn, li ne maltrafis la grandajn renkontiĝojn. Tiu fuĝe vaganta fripono, kia li mem difinis sin, renkontis Pablon Neruda, Herberton Marcuse, Michel Leiris, Norodom Sihanuk, Salvador Allende, Henry Kissinger … La librofina nomindekso estas mem ia tiutempa Who’s Who. Tiu libro konceptita laŭ la kunmet-sistemo (collage) kaj memor-kolekto (“La tumulto ne laŭliniigeblas kiel spaliro”) tuŝas per fingro la utopiojn de la 20-a jarcento kaj ties fendojn. Ankaŭ ĝiajn naivaĵojn.

Sed antaŭ ĉio regas la eleganta kaj senĝena stilo de tiu, kiu scias, ke la gloro jam apartenas al li kaj ke ne necesas ion aldoni. Ĉia verkisto zorgas pri la bildo, kiun li lasos al la posteularo. Rusoo [Jean-Jacques Rousseau] verkis “La konfesojn”, François-René de Chateaubriand la “Transtombajn memorojn”, Günter Grass sian “Mia jarcento”. Inter Montaigne kaj Diderot, kiun li admiras, Encensbergo, senpretende, elektis sian “Tumulto”, kiu legeblas kvazaŭ romano.

Pierre DESHUSSES.

La aŭtoro

Pierre DESHUSSES


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] En la germana : Hans Magnus Enzensberger [hans mágnus éncensberger]. En Esperanto ekzistas Hans’ Magno Encensbergo : Defendo de la lupoj kontraŭ la ŝafidoj. Poemoj. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 124 paĝoj, ISBN 978-2-918300-75-5 (= MAS-libro n-ro 84). -vl


Akceptejo >> 1a septembro 2018

Insuloj somere troloĝataj vintre forgesitaj

Protestoj kontraŭ amasa turismo en Kroatio


Kroatio havas preskaŭ sep cent insulojn, el kiuj kvindeko estas loĝataj. Tiuj trezoroj de Adriatiko ĉiam pli allogas somerajn vizitantojn, sed perdas siajn konstantajn loĝantojn. Ĉi lastaj, kolerigitaj de iuj grandaj projektoj, ekkontestas tiun turisman unuindustrion, kiu anstataŭas publikan politikon por disvolvado.



de  Jean Arnault DERENS , Laurent GESLIN

"Ĉu eblas eliri el amasa turismo ?" Tiun vesperon de la fino de junio, dudeko da loĝantoj de Bol kunvenis por studi la temon. Tiu municipo en la insulo Brač (suda Dalmatio) najbara de la granda strando Zlatni Rat, kiu antaŭeniras kvazaŭ sprono en la maron, estas unu el la plej vizitataj banstacioj de Kroatio. Malpli ol mil homoj vivas tie la tutan jaron, sed ĝi enhavas sep mil litojn kaj akceptas plurajn milojn da turistoj, de junimezo ĝis septembromezo.

Depost la fino de la milito, antaŭ iomete pli ol dudek jaroj, vicoj de kunpremitaj domoj invadis la montetojn, forpuŝante pinejojn kaj vitejojn. Ĉiuj proponas lueblajn dormoĉambrojn kaj apartamentojn en kiuj amasiĝas armeoj da feriantoj venintaj el Germanio, Nederlando aŭ Francio. "Dudek homoj en kunveno estas sukceso, kiam jam komenciĝis la turisma sezono kaj ĉiuj laboras", ĝojas S-ino Maja Jurišić, proparolanto de Insulara Movado (Pokret Otoka), kiu iniciatis tiun renkontiĝon. La temo estas urĝa : la municipo prepariĝas konsenti plivastigon de la malnova hotelo Borak, tiel, ke tiu establo, aĉetita al la ŝtato de investa fonduso sen konataj akciuloj, ampleksiĝus de 350 ĝis 900 litoj.

"Vi detruas la regionon"

Dum la kunveno la social-demokrata urbestro Tihomir Marinković estas senindulge vipata. "Vi estas ŝtelisto, koleriĝas maljuna viro. De dudek jaroj vi detruas la regionon. Tiu hotelo akceptos nur turistojn je tuttaga gastoprezo, kiuj elspezos ne eĉ unu groŝon en la vilaĝo. Kompense, ĝi elspezos ankoraŭ pli da akvo, produktos ankoraŭ pli da rubaĵoj !" Virino elirante klakfermas la pordon, kritikoj draste sinsekvas, kaj la kunveno transformiĝas al popola tribunalo. "Tio estas demokratio, susuras la urbestro. Kaj ne eraru : ĉiam la samaj homoj venas en tiaj renkontiĝoj. Malafabluloj."

Depost la printempo 2017, la strando de Zlatni Rat iĝis simbolo de la volo de la insularanoj repreni la regadon de sia teritorio. "En Bol, la urbodomo kutime donis permesilojn al lokaj entreprenoj por instali portempajn budojn, klarigas S-ino Jurišić. Sed nova leĝo celis plivastigi tiun rajton al societoj, kiuj povas tute regi la strandon, pagigi la aliron aŭ rezervi ĝin por la klientoj de iuj hoteloj, tiel malpermesante al la loĝantaro aliri sian propran marbordon."

La malklaraj kondiĉoj de la atribuo de tiu koncesio, donita al la Kroata entrepreno Sport B. estigis ribelon. Centoj da insulanoj simbole okupis Zlatni Rat kun konvinkaj frapfrazoj : "Lasu la strandojn de niaj insuloj al niaj genepoj !", "Insulo, maro, strando, sen bariloj nek gardistoj". La mobilizo rapide disvastiĝis al la tuta Kroata socio, atestante la trotediĝon pri la komercaĉa drivado de la lando kaj la sistema privatigo de ĝiaj naturaj rimedoj. La registaro fine retropaŝis : la teksto elektita la 1-an de julio 2017, post tre bruegaj sesioj de la parlamento, ne enhavas la plej kontestitajn decidojn. "Tio estas nur duonvenko. Ni volis, ke la leĝo eksplice donu prioritaton al la malgrandaj lokaj entreprenoj fronte al la grandaj investantoj, kiuj volas akiri koncesion", komentas S-ino Jurišić. La batalo kontraŭ la koncesioj almenaŭ metis Insularan Movadon ĉe la unua vico de la Kroata politika scenejo.

La partio de S-ro Marinković bojkotis la parlamentan kunvenon de la 1-a de julio, sed la urbestro de Bol ne ŝajnas imagi alian skemon por disvolvado ol senĉesan plimultiĝon de la vizitantoj kaj tranoktadoj. Tiel, li ĝojas pri la projektoj por pligrandigi la insulan flughavenon, dum Brač havas nur dek kvar mil konstantajn loĝantojn. "Estas necese, ke ni povu plu krei kvar aŭ kvin mil litojn por ke la flughavenaj kurvojoj iĝu profitdonaj", li konfesas. Ĉi lastaj povus akcepti flugojn el la grandaj Eŭropaj urboj regotajn de malmultekostaj aerkompanioj. Tio ebligas antaŭvidi la alvenadon de klientaro ja malsimila al la postuloj de "kvalita turismo", kiun la urbestro reklamas. "Brač estas la tria pli vasta Kroata insulo, kaj havas multajn loĝantojn. Ni havas grandajn spacojn disponeblajn", li asertas.

Ankaŭ membro de la social-demokrata partio, la urbestro de la haveno Supetar, ĉefa alvenloko de la pramŝipoj, kiuj ligas Brač al la kontinento, ŝajnas pli batalema. S-ino Ivana Marković luktadas kontraŭ la hotelaro Waterman Svpertrvs por akiri la kreon de vojeto al la komunuma tombejo, kiu estas nun tute enklaviĝinta. "La municipoj ja havas la decidrajton pri urba planado, sed, kiam temas pri marbordo aŭ marborbaj havaĵoj, ĉio dependas de la distrikto, kie la turisma premgrupo estas ĉiopotenca", ŝi klarigas.

Du cent kilometrojn for nord-okcidenten, en la insulo Silba, de la insularo Zadar, la ribelo okazis kontraŭ la intensa ekspluatado de la marbordo. Malpermesita al aŭtoj, apenaŭ dek kvin kvadratajn kilometrojn granda, ĝi enhavas nur centon da loĝantoj, kontraŭ 1 700 en la 18-a jarcento, kiam ĝi estis la lulilo de la plej famaj maristoj kaj ŝipestroj de la Venecia respubliko. Kompense, dum la someraj monatoj ĝia loĝantaro atingas preskaŭ kvin mil homojn. "Ni havas nur unu rubaĵiston, kaj du rubaĵejoj kreiĝis proksime de la loĝdomoj, sur tereno kontestata inter Kroatio kaj Serbio depost la disigo de Jugoslavio. Tio, kio povas funkcii vintre transformiĝas al katastrofo dum la amasa sezono, kiam la insulo estas troloĝata, kaj la varmo pligravigas la haladzojn, bedaŭras S-ino Paula Bolfan, 24 jara, loka aktivulo de Insulara Movado. Por solvi la problemon, necesas konstrui rubaĵejon ekstere de la vilaĝo, ĉe la norda marbordo, sed tio ankaŭ supozigas konstrui kajon ebligantan la albordiĝon de rubaĵoŝipoj. Tiu projekto kostas plurajn centojn da miloj da eŭroj, kaj nek la municipo de Zadar, nek la distrikto, nek la ŝtato respondas al niaj petoj."

Antaŭ du jaroj, S-ino Bolfar estis elektita en la mjesna zajednica, la "kvartala konsilio", sola instanco, kiu reprezentas la insulon, administracie dependantan de la municipo de Zadar. "Ni estis sur la unua paĝo de la naciaj ĵurnaloj, ŝi rememoras. Imagu, ni akiris kvar el la kvin akireblaj postenoj : kvar junaj virinoj apartenantaj al neniu partio, krom Insulara Movado, kiuj dispuŝas la maljunajn kacikojn de Kroata Demokrata Komunumo [1] !" Tamen, la elektitoj rapide seniluziiĝis. La mjesna zajednica havas neniun buĝeton, neniun rimedon por agi. S-ino Bolfan ne intencas rekandidatiĝi : "Ne eblas aŭdigi la voĉon de loĝantoj, tiel izolitaj, kiel tiuj de Silba al municipo de Zadar."

La tutan jaron, kaj eĉ pli vintre, ĉi lastaj suferas pro sia izoleco : kvar horoj de pramŝipo estas necesaj por atingi Zadar-on, situantan kvindek kilometrojn sud-oriente, kaj unu horo per la plej rapida katamaranŝipo, kiu ne transportas veturilojn. Tie la teritoria kontinueco, kiu certigus al insulaj loĝantaroj aliron al publikaj servoj similan al tiu de la kontinentaj loĝantoj, estas iluzio. La insulo ja havas elementan lernejon, sed necesas transmariĝi por daŭrigi la studojn, kaj la malgranda flegejo prizorgas nur la unuajn urĝajn flegojn.

S-ro Miodrag Ninković estas la lasta paŝtisto de Silba. Tiu mara eksradioficiro decidis instaliĝi antaŭ du dekoj da jaroj en la devena insulo de sia patrino. Li paŝtas siajn kaprinojn kaj ŝafinojn en la densaj arbaretoj, kiuj ĉirkaŭas la vilaĝon, sed li devas mem porti siajn fromaĝojn per pramŝipo por vendi ilin en la bazaroj de Zadar aŭ Zagrebo. "La afero bone iras, mi havas mian spertulan klientaron, li diras. Sed nenio estas farita por helpi la kampecajn faradojn sur la insuloj. Ni ricevas neniun publikan monhelpon por kompensi nian malproksimecon, krom kelkajn rabatojn pri la prezoj de benzino kaj akvo. Estas same, por la tri lastaj profesiaj fiŝistoj."

Batalo por loka ekonomio

Tiu viro, kiu militis en la jaroj 1990-aj kaj estis malliberigita dum pluraj monatoj de la Serbaj secesiistoj, deklaras ĝisostan naciismon, sed ankaŭ li ne kaŝas sian nostalgion. Dum la Jugoslavia epoko Silba havis agrokulturan kooperativon, fiŝkaptadan kooperativon kaj eĉ kinejon. "Ni estas kondamnitaj iĝi loĝeja ĉirkaŭurbo de Zagrebo, li vespiras. Preskaŭ ĉiuj konstantaj loĝantoj de la insulo estas maljunuloj, ili malaperas unu post la alia."

Por rifuzi tiun fatalon, Insulara Movado kreiĝis. "Mi dumlonge laboris en nemoveblaĵa ofico en Split, kaj en registaraj institucioj en Zagrebo. Kaj antaŭ kelkaj jaroj mi decidis instaliĝi en la insulo Šolta, de kie devenas mia familio", rakontas S-ino Jurišić. En 2015 la juna virino kreas asocion por helpi la insulanojn aliri la Eŭropajn fondusojn. Platformo ariganta reprezentantojn de du dekoj da insuloj naskiĝas antaŭ transformiĝi al movado. "Nia celo estas rilatigi la loĝantarojn, kiuj alfrontas similajn problemojn, kiel amasan turismon, malfacilan aliron al akvo aŭ al transportoj. Ni volas kontribui al disvolvado de loka ekonomio kapabla restigi la junulojn kaj aŭdigi niajn postulojn al la registaro."

Inter la amasa turismo al kiu Brač ŝajnas esti kondamnita kaj la neevitebla velkiĝo de Silba, Šolta povas reprezenti mezan vojon. Situanta dek kvin kilometrojn for el Split kaj najbare al Brač, tiu insulo havas sep cent konstantajn loĝantojn kaj somere akceptas kvin mil homojn, ĉefe kutimajn klientojn, kiuj retroviĝas en la samaj gastejoj aŭ en la samaj apartamentoj. Ĉi lastajn jarojn, kelkaj agrokulturaj faradoj disvolviĝis, troveblas abelisto, produktistoj de olivoleo, aŭ de esencoleoj, sed ankaŭ tie oni vivas en la memoro de la epoko, kiam la insulo havis fiŝkaptadajn kooperativojn kaj fabriketojn.

Prezentante sin kiel "la alian vizaĝon de Mediteraneo", laŭ la frapfrazo de ĝiaj viglaj reklamkampanjoj, Kroatio reiĝas laŭmoda celo. Ties turismaj vizitoj retrovis en la fino de la jaroj 2000-aj sian antaŭmilitan nivelon (10,1 milionoj da feriantoj en 1985, preskaŭ 10 milionoj en 2005 kaj 10,6 milionoj en 2010) antaŭ ol ege superi ĝin : 17,4 milionoj da turistoj an 2017 (inter ili 1,8 milionoj da Kroatoj kaj 15,6 milionoj da fremduloj). La tranoktadoj, kiuj atingis 67 milionojn en 1985 estis falintaj pro la milito ĝis 12,8 milionoj en 1995. Rekordoj estas trafitaj ĉi lastajn jarojn : 71,6 milionoj en 2015 kaj 86,2 milionoj en 2017 [2], tio estas la plej forta "turisma denseco" [3] post Malto kaj Islando ! La nuraj Germanaj vizitintoj atingas la kvaronon de la tranoktadoj, antaŭ la Slovenoj, la Aŭstroj, la Poloj, la Ĉeĥoj kaj la Italoj.

Tiu regiono profitas la relativan ŝatoperdon, kiu trafas aliajn Mediteraneajn celojn, kiel Turkion, Egiption aŭ Tunizion. Tiu enspeza monabundo, taksita je 9,5 miliardoj da eŭroj de la Kroata nacia banko, tio estas 19,6% de la malneta enlanda produkto (MEP) - kompare en Francio tio estas 1,7% [4] - kaŝas ruiniĝon de la nacia ekonomio. Ĉar, kvankam ĝi malaltiĝis depost la aniĝo al Eŭropa Unio en 2013, la senlabora nivelo restas unu el la plej altaj de EU malantaŭ tiuj de Grekio, Hispanio kaj Italio. Kaj la plejparto de la laborpostenoj kreitaj de turismo estas sezonaj, malbone pagataj, eĉ foje neoficialaj. Por konservi la kreskadon de amasa turismo, la lando, kiu malpleniĝas de sia propra laborforto, pli kaj pli uzas fremdajn sezonlaboristojn. La Bosnoj kaj Serboj, kiuj laboras en la marbordaj hoteloj ne plu sufiĉas, kaj iuj grandaj hotelgrupoj planas importi laborfortojn el Egiptio aŭ Filipinoj, dum la insuloj estas kondamnitaj je "duobla puno" : suferantaj pro neeltenebla turisma premo en somero, la ceteron de la jaro ili sinkas en forgeson.

Jean-Arnault DERENS
Laurent GESLIN

Ĵurnalistoj de Courrier des Balkans (Kuriero de Balkanio).
Aŭtoroj de "Là où se mèlent les eaux. Des Balkans au Caucase dans l’Europe des confins", eldonejo La Découverte, Parizo, 2018.


La aŭtoro

Jean Arnault DERENS
publikigis Kosovo, annee zero, Paris-Mediterranee, Parizo, 2006.
(vidu)

Laurent GESLIN
ĵurnalisto en la retejo « Le Courrier des Balkans ».
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

De Hungario al Bosnio-Hercegovino

Ĉu anoncefekto ? - Koridoroj de evoluo

Ĉu fataj balkanaj militoj ?

SUB DOMINADO DE LA « GRANDAJ NACIISMOJ »

De Montenegro al Kosovo, Serbio defiita

Kosovo en la kerno de la balkania geopolitiko

Vojaĝo al la marĝenoj de Schengen

Serĉante la rutenan nacion



Tradukita de:
Thierry TAILHADES
el la franca

[1] HDZ, la konservativa partio reganta la municipon kaj la landon.

[2] "Turizan u brojkama 2017", ministrejo pri turismo de Kroata respubliko, Zagrebo, 2018, www.min.hr

[3] Nombro de tranoktadoj por ĉiu landa loĝanto (Eurostat, rangoj de 2016).

[4] Enspezoj ligitaj al la vojaĝoj en la pagobilanco en 2016, laŭ Eurostat.


Akceptejo >> 1a septembro 2018

Dek jarojn post la financa krizo

Liberaluloj kontraŭ popolistoj, trompa kontraŭeco


La respondoj al la krizo de 2008 malstabiligis la politikan kaj geopolitikan ordon. Dum longa tempo perceptata kiel plej alta formo de regado, la liberalaj demokratioj troviĝas en defenda pozicio. Fronte al la urbaj “elitoj” la naciistaj dekstruloj faras kontraŭrevolucion sur la kampo de enmigrado kaj de tradiciaj valoroj. Sed ili sekvas la saman ekonomian projekton kiel iliaj rivaloj. La ekscesa elmontrado de tiu kontraŭeco, fare de la komunikiloj, celas devigi la loĝantojn elekti unu el tiuj du malbonaĵoj.



de  Serge HALIMI , Pierre RIMBERT

BUDAPEŜTO, la 23-an de majo 2018. En malhela, iom vasta jako kaj violkolora ĉemizo malfermita super T-ĉemizo, s-ro Stephen Bannon ekstaras antaŭ lokalo de hungaraj intelektuloj kaj eminentuloj. La meĉo kiu eksplodigis la revolucion de Trump estis fajrigita la 15-an de Septembro 2008 je la 9-a horo, kiam la banko Lehman Brothers estis devigata bankroti.” La eksa strategiulo de la Blanka Domo ja konscias : ĉi tie la krizo estis aparte akra. La elitoj kompensis sin mem. Ili komplete sociigis la riskon, daŭrigas tiu vicprezidinto de la banko Goldman Sachs, kies politikaj agadoj estas financataj de spekul-fondusoj. Ĉu la simpla homo estis kompensita ?” Tia “socialismo por la riĉuloj” plurloke sur la terglobo kaŭzis “veran popolisman ribelon. En 2010 Viktor Orbán revenis en la potencon en Hungarujo” ; li estis “Trump antaŭ Trump”.

Jardekon post la financa ŝtormo la monda ekonomia disfalo kaj la krizo de la publika ŝuldo en Eŭropo, la Bloomberg-filialoj malaperis, kie brilas la vivogravaj kurboj de la kapitalismo. Sed ilia ŝok-ondo pligrandigis du grandajn malreguligadojn.

Unuavice tiun de la liberala internacia ordo post la malvarma milito, kiu centriĝis sur la Nord-Atlantikan Traktad-Organizaĵon (NATO), la okcidentajn financajn instituciojn, la liberaligon de la komerco. Kvankam, malgraŭ la promeso de Mao Zedong, la orienta vento ankoraŭ ne venkas la okcidentan venton, la geopolitika nov-difinado jam komenciĝis : proksimume tridek jarojn post la falo de la berlina muro la ĉina ŝtatkapitalismo etendas sian influon ; apogata sur la prospero de supreniranta meza klaso, la “socialisma merkat-ekonomio” ligas sian estontecon kun la daŭra tutmondigo de la komerco, kiu elsuĉas la fabrikojn de la plej multaj okcidentaj landoj – interalie tiujn de Usono, al kiu Trump ekde sia unua oficiala parolado promesis savi el la “buĉado”.

La skuoj de 2008 kaj iliaj postskuoj taŭzis ankaŭ la politikan ordon, kiu vidis en la merkat-demokratio la fin-perfektan formon de la historio.

La tombejo de mola teknokratio, delokita en Novjorko aŭ Bruselo, trudanta malpopularajn disponojn nome de ekspertizo kaj de moderneco, malfermis la vojon al blekantaj kaj konservativaj regantoj. De Vaŝingtono tra Budapeŝto ĝis Varsovio, s-ro Trump, s-ro Orban kaj s-ro Jaroslaw Kaczynski difinas sin same porkapitalismaj kiel s-ro Barack Obama, s-ino Angela Merkel, s-ro Justin Trudeau aŭ s-ro Emmanuel Macron : sed por kapitalismo stirata de alia kulturo, “malliberala”, nacia kaj aŭtoritata, kiu laŭdas la profundan landon anstataŭ la valorojn de la grandaj metropoloj.

Tiu rompo dividas la gvidajn klasojn. Ĝi estas surscenigata kaj pufigata de la komunikiloj, kiuj mallarĝigas la horizonton de politikaj eblecoj al tiuj du malamikaj fratoj. Nu, la novvenintoj, same kiel la aliaj, volas riĉigi la riĉulojn, sed per ekspluatado de la sento, kiun la liberalismo kaj la socialdemokrateco estigas en parto, ofte plimulta, de la popolaj klasoj : naŭzo miksita kun furiozo.

“Ni rekonstruis Ĉinujon”

LA RESPONDO al la krizo de 2008 elmontris, sen ebleco pretervidi, tri malkonfirmojn al la gurdado pri la bona regado, kiun la gvidantoj de dekstra centro kaj de maldekstra centro aŭdigis ekde la disfalo de la USSR. Nek la tutmondigo, nek la demokratio nek la liberalismo restas senvundaj.

Unue, la internaciigo de la ekonomio bonas ne por ĉiuj landoj, kaj eĉ ne por la plej multaj salajruloj en la Okcidento. La elekto de s-ro Trump prezidantigis homon de longa tempo konvinkitan, ke la tutmondigo, anstataŭ esti profita por Usono, rapidigis ties malprogreson kaj certigis la ekflugon de ĝiaj strategiaj konkurencantoj. Kun li, “Usono unue” venkis la “gajno-gajno”-n de la liberkomerculoj. Tiel, la 4-an de aŭgusto, en Ohio, industria subŝtato kutime disputata inter la du grandaj partioj, sed kiun li konkeris per pli ol ok poentoj super s-ino Hillary Clinton, la usona prezidanto memorigis la abisman (kaj kreskantan) komercan deficiton de sia lando – “817 miliardoj da dolaroj jare !”, antaŭ ol klarigi : “Mi ne koleras kontraŭ la ĉinoj. Sed eĉ ili ne povas kredi, ke oni lasis ilin tiom agi je nia malprofito ! Ni vere rekonstruis Ĉinujon ; urĝas la tempo por rekonstrui nian landon ! Ohio perdis 200 000 fabrikajn laborlokojn ekde kiam Ĉinujo [en la jaro 2001] aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco. La MOK, kompleta katastrofo ! Dum jardekoj niaj politikistoj tiel ebligis al la aliaj landoj ŝteli niajn laborlokojn, ŝteli nian riĉecon kaj prirabi nian ekonomion.”

Komence de la lasta jarcento la protektismo akompanis la industrian ekflugon de Usono, same kiel tiun de multaj aliaj nacioj ; la doganaĵoj cetere dum longa tempo financis la publikan potencon, ĉar la enspez-imposto ne ekzistis antaŭ la unua mondmilito. Citante Wiliam McKinley, respublikana prezidanto de 1897 ĝis 1901 (li estis murdita de anarĥiisto), s-ro Trump do insistis : “Li komprenis la decidan gravecon de doganaĵoj por konservi la potencon de lando.” [1] La Blanka Domo nun uzas la doganaĵojn senhezite – kaj sen konsideri la MOK. Turkujo, Ruslando, Irano, la Eŭropa Unio, Kanado, Ĉinujo : ĉiu semajno alportas sian ŝarĝon de komercaj sankcioj kontraŭ ŝtatoj, ĉu amikaj aŭ ne, kiujn Vaŝingtono elektis kiel celtabulojn. La formulo nacia sekureco ebligas al la prezidanto Trump eviti la konsenton de la Kongreso, en kiu la parlamentanoj kaj la premgrupoj, kiuj financas iliajn kampanjojn, siavice restas adeptoj de liberkomerco.

En Usono, la politiko kontraŭ Ĉinujo estas pli unuanima. Ne nur pro komercaj kialoj : Pekino estas perceptata ankaŭ kiel elstara strategia rivalo. Krom ke ĝi vekas malfidon per sia ekonomia potenco, okoble pli granda ol tiu de Ruslando, kaj per siaj ekspansiaj tentoj en Azio, ĝia aŭtoritateca politika modelo konkurencas tiun de Vaŝingtono. Cetere, la usona politiksciencisto Francis Fukuyama, kvankam li opinias, ke lia teorio de 1989 pri la neinversigebla kaj universala triumfo de la liberala kapitalismo restas valida, li aldonas esence gravan limigon : “Ĉinujo estas la ege plej grava defio al la rakonto pri la ’fino de la historio’, ĉar ĝi ekonomie moderniĝis kaj tamen restas diktatoreco. (…) Se en la venontaj jaroj ĝia kreskado daŭros kaj ĝi konservos sian pozicion de plej granda ekonomia potenco de la mondo, mi koncedos, ke mia tezo estas definitive refutita.” [2] S-ro Trump kaj liaj internaj kontraŭuloj funde samopinias en almenaŭ unu punkto : la unua pensas, ke la liberala internacia ordo kostas tro multe al Usono ; la duaj, ke la sukceso de Ĉinujo minacas faligi tiun ordon.

De la geopolitiko ĝis la politiko estas nur paŝo. La tutmondigo kaŭzis la forigon de dungoj kaj la malaltigon de la okcidentaj salajroj – ilia parto de la malneta enlanda produkto (MEP) en Usono pasis de 64 elcentoj al 58 elcentoj nur en la lastaj dek jaroj, do ĝi signifas jaran perdon de 7 500 dolaroj (6 500 eŭroj) po laboristo ! [3], [4]

Nu, ĝuste en la industri-regionoj ruinigitaj de la ĉina konkurenco la usonaj laboristoj turniĝis plej dekstren en la lastaj jaroj. Kompreneble oni povas atribui tiun elekto-ŝanĝon al tuta gamo da “kulturaj” faktoroj (seksismo, rasismo, emo al pafiloj, malkonsento kun abortigo kaj al samseksula edziĝo, ktp). Sed tiam oni devas fermi la okulojn al almenaŭ same trafa ekonomia klarigo : dum la nombro de distriktoj, kie pli ol 25 elcentoj de la dungoj dependis de la fabrik-sektoro, de 1992 ĝis 2016 malkreskis de 862 al 323, la ekvilibro inter demokrataj kaj respublikanaj voĉoj tie ŝanĝiĝis. Antaŭ kvaronjarcento ili estis preskaŭ egalaj inter la du grandaj partioj (proksimume 400 por ĉiu) ; en 2016, 306 elektis s-ron Trump kaj 17 s-inon Clinton. [5] Apogata de demokrata prezidanto – ĝuste s-ro Wiliam Clinton –, la aliĝo de Ĉinujo al la MOK devis rapidigi la transformiĝon de tiu lando en liberalan kapitalisman socion. Ĝi antaŭ ĉio naŭzis la usonajn laboristojn pri la tutmondigo, pri la liberalismo kaj pri voĉdono por la demokratoj …

Mallonge antaŭ la falo de Lehman Brothers, la prezidinto de la usona centra banko trankvile klarigis : “Danke al la tutmondigo la usonaj publikaj politikoj estis larĝe anstataŭitaj de la tutmondaj merkat-fortoj. Ekster la demandoj de nacia sekureco, la nomo de la venonta prezidanto preskaŭ ne plu gravas.” [6] Dek jarojn poste neniu redirus tian diagnozon.

En la landoj de Centreŭropo, kies ekspansio ankoraŭ baziĝas sur eksportado, la dubindigo de la tutmondigo ne temas pri la komercaj interŝanĝoj. Sed la enpotencaj “fortuloj” kritikas, ke la Eŭropa Unio trudas “okcidentajn valorojn” taksatajn malfortaj kaj dekadencaj, ĉar favoraj al enmigrado, al samseksemo, al ateismo, al feminismo, al ekologio, al dissolviĝo de la familio, ktp. Ili kontestas ankaŭ la demokratecon de la liberala kapitalismo. Ĉar, pri egaleco de la politikaj kaj civitanaj rajtoj, la demando, ĉu la samaj reguloj aplikiĝas al ĉiuj, estis refoje decidita post 2008 : “Nenia jura persekuto sukcesis kontraŭ altnivela financisto, diras la ĵurnalisto John Lanchester. En la ŝparkasa skandalo de la 1980-aj jaroj mil cent homoj estis kulpigitaj.” [7] La malliberuloj de franca punejo jam en la lasta jarcento mokis : “Kiu ŝtelas ovon, iras en prizonon ; kiu ŝtelas bovon, iras en Burbon-palacon.”

La popolo elektas, sed la kapitalo decidas. Regante kontraŭ siaj promesoj la liberalaj gvidantoj, dekstraj same kiel maldekstraj, firmigis tiun suspekton post preskaŭ ĉiaj elektoj. Elektita por rompi kun la konservativaj politikoj de siaj antaŭantoj, s-ro Obama reduktis la publikajn deficitojn, la socialajn elspezojn kaj, anstataŭ starigi por ĉiuj publikan sansistemon, trudis al la usonanoj la aĉeton de san-asekuro ĉe privata kompanio. En Francujo s-ro Nicolas Sarkozy altigis je du jaroj la aĝon de pensiiĝo, pri kiu li estis formale promesinta ke li ne ŝanĝos ĝin ; kun la sama senĝeneco s-ro François Hollande voĉdonigis pri traktato de eŭropa stabileco, pri kiu li estis promesinta ree intertrakti. En Britujo la liberala gvidanto Nick Clegg je ĝenerala surprizo aliĝis al la Konservativa Partio, kaj poste, fariĝinte vica ĉefministro, akceptis triobligi la universitatan enskribo-prezon, pri kiu li estis ĵurinta nuligi ĝin.

En la 1970-aj jaroj kelkaj komunistaj partioj de Okcident-Eŭropo komprenigis, ke ilia eventuala enpotenciĝo per la elektoj estos “simpla aliro”, ĉar la konstruado de la socialismo, ekde kiam ĝi komenciĝis, ne povas dependi de la hazardaj evoluoj de elektoj. La venko de la “libera mondo” super la sovetia hidro komfortigis tiun principon pli ruze : la voĉdonrajto ne estas nuligita, sed akompanata de la devo konfirmi la preferojn de la regantaj klasoj, minace de la puno devi rekomenci. “En 1992, memorigas la ĵurnalisto Jack Dion, la danoj voĉdonis kontraŭ la mastriĥta traktato : ili estis devigitaj ree voĉdoni. En 2001 la irlandanoj voĉdonis kontraŭ la nica traktato : ili estis devigataj ree voĉdoni. En 2005, la francoj kaj nederlandanoj voĉdonis kontraŭ la eŭropa konstitucia traktato (EKT) : ĝi estis al ili trudata sub la nomo de lisbona traktato. En 2008 la irlandanoj voĉdonis kontraŭ la lisbona traktato : ili estis devigataj ree voĉdoni. En 2015 la grekoj voĉdonis je 61,3 elcentoj kontraŭ la brusela magriga plano – kiu estis tamen al ili trudita.” [8]

Ĝuste en tiu jaro, direktante sin al maldekstra registaro elektita kelkajn monatojn antaŭe kaj devigata mastrumi liberalan ŝok-traktadon al sia loĝantaro, la germana financ-ministro Wolfgang Schäuble resumis la atingopovon de la demokratia cirko : “La elektoj devas ne permesi ke oni ŝanĝu la ekonomian politikon.” [9] La eŭropa komisaro pri ekonomiaj kaj monaj aferoj Pierre Moscovici poste klarigis : “Dudek tri personoj entute, kun siaj viculoj, faras – aŭ ne faras – fundamentajn decidojn por milionoj da aliaj, ĉi-okaze la grekoj, pri parametroj eksterordinare teĥnikaj, decidojn senigitajn je ĉia demokratia kontrolo. La eŭro-grupo raportas al nenia registaro, al nenia parlamento, antaŭ ĉio ne al la Eŭropa Parlamento.” [10] Asembleo, al kiu s-ro Moskovici tamen aspiras venontjare esti elektita.

Siamaniere aŭtoritateca kaj “malliberala”, tiu malestimo de la popola suvereneco nutras unu el la plej potencaj argumentoj de la kampanjo de la konservativaj gvidantoj ambaŭflanke de Atlantiko. Kontraŭ la partioj de maldekstra aŭ de dekstra centro, kiuj promesas, sen doni al si la rimedojn, revigligi mortantan demokration, s-roj Trump kaj Orban, same kiel s-ro Kaczynski en Pollando aŭ s-ro Matteo Salvini en Italujo, akceptas ĝian agonion. Ili konservas nur la voĉdonadon je la plimulto, kaj ili ŝanĝas la situacion : al la eksterlanda kaj fakula aŭtoritatismo de Vaŝingtono, Bruselo aŭ de Wall Street ili kontraŭmetas nacian kaj krudan aŭtoritatismon, kiun ili prezentas kiel popolan rekonkeron.

Masiva intervenismo

POST TIUJ, kiuj koncernas la tutmondigon kaj la demokration, la tria malkonfirmo, kiun la krizo al portis al la dominanta retoriko de la antaŭaj jaroj, temas pri la ekonomia rolo de la publika potenco. Ĉio eblas, sed ne por ĉiuj : tre malofte demonstrado de tiu principo estis tiom klare farita kiel en la pasinta jardeko. Freneza mon-kreado, ŝtatigoj, laŭplaĉa agado de delegitoj, ktp : por savi sen kontraŭparto la bankajn establojn, de kiuj la transvivo de la sistemo dependis, la plej multaj operacioj, dekretitaj maleblaj kaj nepenseblaj, estis senprobleme faritaj ambaŭflanke de Atlantiko. Tiu masiva intervenismo malkaŝis fortan ŝtaton, kapablan mobilizi sian potencon en kampo, el kiu ĝi tamen ŝajnis esti sin mem eksiĝinta. [11] Sed, se la ŝtato estas forta, tiam unue por garantii al la kapitalo stabilan kadron.

Nefleksebla, kiam li volis redukti la socialajn elspezojn por malaltigi la publikan deficiton sub la limo de 3 elcentoj de la MEP, s-ro Jean-Claude Trichet, prezidanto de la Eŭropa Centra Banko de 2003 ĝis 2011, koncedis, ke la financaj engaĝiĝoj, faritaj fine de 2008 de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj por savi la banksistemon, meze de 2009 ekvivalentis “27 elcentojn de la MEP en Eŭropo kaj en Usono” [12]. La dekmiloj da senlaboruloj, da senproprietigitoj, da malsanuloj en malsanulejoj kun manko de medikamentoj, kiel en Grekujo, neniam havis la privilegion esti “sistema risko”. “Per siaj politikaj decidoj la registaroj de la eŭro-zono dronigis dekojn da milionoj de siaj civitanoj en la profundojn de depresio komparebla kun tiu de la 1930-aj jaroj. Tio estas unu el la plej akraj mem-truditaj ekonomiaj katastrofoj iam ajn observitaj”, notas la historiisto Adam Tooze. [13]

La senkreditiĝo de la gvidanta klaso kaj la rehonorado de la ŝtatpotenco povis nur malfermi la vojon al nova stilo de regado. Kiam oni demandis al li en 2010, ĉu enpotenciĝi dum plena planedvasta fulmotondro zorgigas lin, la hungara ĉefministro ridetis : “Ne, mi ŝatas la ĥaoson. Ĉar, deirante de ĝi, mi povas konstrui novan ordon. La ordon, kiun mi volas.” [14] Same kiel s-ro Trump, la konservativaj gvidantoj en Centreŭropo sciis ankri la popolan legitimecon de forta ŝtato en la servo de la riĉuloj. Anstataŭ garantii la sociajn rajtojn, kiuj malkongruas kun la postuloj de la proprietuloj, la publika potenco firmigas sin per tio ke ĝi fermas la landlimojn al migruloj kaj proklamas sin garantianto de la “kultura identeco” de la nacio. La pikdrato montras la revenon de la ŝtato.

En la momento tiu strategio, kiu akaparas, deturnas kaj falsas popolan postulon de protekto, ŝajnas funkcii. Tio signifas, ke la kaŭzoj de la krizo, kiu elreligis la mondon, restas senŝanĝaj, dum la politika vivo de lando kiel Italujo aŭ Hungarujo aŭ de regionoj kiel Bavarujo ŝajnas esti hantata de la demando pri la rifuĝintoj. Parto de la okcidenta maldekstrularo, tre modera aŭ tre radikala, nutrata de la prioritatoj de la usonaj universitatoj, preferas alfronti la dekstrulojn sur tiu tereno. [15]

Por agi kontraŭ la Grandan Recesion, la ĉefministroj nudigis la demokratian ŝajnludon, la forton de la ŝtato, la tre politikan naturon de la ekonomio kaj la kontraŭsocialan emon de sia ĝenerala strategio. La branĉo, kiu portis ilin, montriĝas per tio malfortiĝinta, kion montras la elekta malstabileco, kiu remiksas la politikajn kartojn. Ekde 2014 la plej multaj okcidentaj elektoj montras malkomponiĝon aŭ malfortiĝon de la tradiciaj fortoj. Kaj simetrie la supreniro de personoj aŭ de tendencoj hieraŭ marĝenaj, kiuj kontestas la dominantajn instituciojn, ofte pro kontraŭaj kialoj, laŭ la modelo de s-ro Trump kaj de s-ro Bernie Sanders, kiuj ambaŭ kritikegas Wall Street kaj la komunikilojn. Same aliflanke de Atlantiko, kie la novaj konservativuloj taksas la eŭropan konstruaĵon tro liberala sur socia kaj migrula kampo, dum la novaj maldekstraj voĉoj, kiel Podemos en Hispanujo, Francujo Ne Submetita aŭ s-ro Jeremy Corbin ĉekape de la laborista partio en Britujo, kritikas ĝiajn politikojn de konsum-restriktado.

Ĉar ili ne volas renversi la tablon, sed nur ŝanĝi la ludantojn, la “fortuloj” povas kalkuli kun la apogo de parto de la gvidantaj klasoj. La 26-an de Julio 2014, en Rumanujo, s-ro Orban montris sian planon en multe disvastigita parolado : La nova ŝtato, kiun ni konstruas en Hungarujo, estas malliberala ŝtato.” Sed, male al tio, kion la grandaj komunikiloj poste gurdis, liaj celoj ne estas nur rifuzo de la multkulturismo, de la “malfermita socio” kaj la apogo al familiaj kaj kristanaj valoroj. Li anoncas ankaŭ ekonomian projekton, tiun “konstrui konkurenckapablan nacion en la granda mondvasta konkurenco de la venontaj jardekoj”. “Ni taksis, diras li, ke demokratio ne devas nepre esti liberala kaj ke, ĉar ŝtato ĉesas esti liberala, ĝi ne ĉesas esti demokratio.” La hungara ĉefministro, prenante la ekzemplojn de Ĉinujo, Turkujo kaj Singapuro, resume revenas al tiu TINA “There is no alternative” / “Ne estas alternativo” de Margaret Thatcher : “La socioj, kiuj baziĝas sur liberala demokratio, verŝajne ne kapablos konservi sian konkurenckapablon en la venontaj jardekoj”. [16] Tia intenco delogas la polajn kaj ĉeĥajn gvidantojn, sed ankaŭ la francan kaj germanan ekstremdekstrajn partiojn.

La sensencaĵoj de la “inkluda kapitalismo”

ANTAŬ la brila sukceso de siaj rivaloj, la liberalaj pensistoj perdis sian orgojlon kaj sian brilon. "La kontraŭrevolucio nutras sin de la polusigo de la interna politiko, ĉar la antagonismo anstataŭas la kompromison. Kaj ĝi celas la liberalan revolucion kaj la avantaĝojn akiritajn de la malplimultoj", tremete diras Michael Ignatieff, rektoro de la Centreŭropa Universitato de Budapeŝto fondita per iniciato de la liberala miliardulo George Soros. Klaras, ke la mallonga momento finiĝis, en kiu la malfermita socio dominis." [17] Laŭ Ignatieff, la aŭtoritataj gvidantoj, kiuj celas detrui la jurŝtaton, la ekvilibron de la potencoj, la liberecon de la privataj komunikiloj kaj la rajtojn de la malplimultoj, efektive atakas la ĉefpilierojn de la demokratioj.

La brita semajnulo The Economist, kiu funkcias kiel lig-bulteno por la tutmondaj liberalaj elitoj, samopinias. Kiam, la 16-an de junio ĉi-jara ĝi furiozis kontraŭ "alarma malboniĝo de la demokratio ekde la financa krizo de 2007-2008", ĝi ĉefe kulpigis nek la abismajn malegalecojn de riĉeco nek la detruojn de la industriaj dungoj pro la liberkomerco nek la malrespekto al la volo de la elektantoj fare de la "demokrataj" gvidantoj. Sed "la fortuloj [kiuj] subfosas la demokration". Fronte al ili, ĝi esperas, ke "la sendependaj juĝistoj kaj la moviĝemaj ĵurnalistoj formos la unuan defend-linion". Digo same etanima kiel rompiĝema.

Dum longa tempo la superaj klasoj profitadis la elektan ludon pro tri kunefikantaj faktoroj : la kreskanta sindeteno de la popolaj klasoj, la "utila voĉo" pro la abomeno, kiun inspiris la "ekstremuloj", la pretendo de la centraj partioj reprezenti la interesojn de la burĝoj kaj samtempe tiujn de la mezaj klasoj. Sed la reakciaj demagogoj remobilizis parton de la sindetenintoj ; la Granda Recesio malfortigis la mezajn klasojn ; kaj la politikaj decidoj de la "moderuloj" kaj de iliaj brilaj konsilistoj lanĉis la krizon de la jarcento …

La seniluziiĝo el utopio pri la novaj teĥnologioj ankoraŭ pliigas la amarecon de la adeptoj de la malfermitaj socioj. La demokrataj mastroj de Silicon Valley, hieraŭ celebrataj kiel la profetoj de liberala-liberecana civilizacio, konstruis maŝinon de superrigardo kaj de socia kontrolado tiom potencan, ke la ĉina registaro imitas ĝin por konservi la ordon. La espero de monda forumo apogata de universala retaliro kolapsas, je granda ĉagreno de iuj el ĝiaj antaŭaj adeptoj : "La teĥnologio, per la manipuladoj kiujn ĝi ebligas, per la falsaj informoj, sed eĉ pli ĉar ĝi disvastigas emocion anstataŭ racion, plifortigas la cinikulojn kaj la diktatorojn", singultas ĉefartikolisto. [18]

Dum la trideka datreveno de la falo de la berlina muro proksimiĝas, la heroldoj de la "libera mondo" timas, ke tiu festo fariĝos malvigla. "La transiro al la liberalaj demokration estis grandparte stirata de klera kaj tre por-okcidenta elito", koncedas Fukuyama. Ve, la malpli edukitaj loĝantaroj "estis neniam logataj de tiu liberalismo, de la ideo ke oni povas havi multrasan, multetnan socion, kie ĉiuj tradiciaj valoroj perdiĝas antaŭ la gej-edziĝo, la enmigrado ktp." [19] Sed pro kiu okazis, ke la trejnado fare de la klera malplimulto ne efikis ? Pro la indiferento de ĉiuj junaj burĝoj kiuj, koleras Fukuyama, "kontentas resti inter si, ĝoji pri sia spirita larĝeco, pri sia senfanatikeco. [...] Kaj kiuj mobilizas sin kontraŭ la malamiko nur per tio, ke ili sidigas sin sur kafejan terason kun moĥito en la mano." [20]

Efektive tio ne sufiĉas. Kaj ankaŭ ne per kontrolado de la komunikiloj aŭ per inundado de la sociaj retoj per indignaj komentoj sendataj al "amikoj" tute same indignaj, ĉiam pri la samaj temoj. S-ro Obama komprenis tion. La 17-an de junio ĉi-jare li liveris detalan analizon, ofte klarvidan, pri la pasintaj jardekoj. Sed lin ne povis eviti repreni la fiksan ideon de la novliberala maldekstro post kiam tiu adoptis la kapitalisman modelon. La gvida ideo : Kiel la prezidinto de la itala konsilantaro de la maldekstra centro, Paolo Gentiloni, memorigis al s-ro Trump la 24-an de januaro 2018, "oni povas korekti la kadron, sed ne ŝanĝi ĝin".

La tutmondiĝo, s-ro Obama do koncedas, estis akompanata de eraroj kaj de rabemo. Ĝi malfortigis la potencon de la sindikatoj kaj "ebligis al la kapitalo eviti impostojn kaj leĝojn de Usono, per tio ke ili delokis centojn da miliardoj da dolaroj per simpla butonpremo sur komputila klavaro." Tute ĝuste, sed kian rimedon ? "Inkludan kapitalismon", klerigitan per la humanista moraleco de la kapitalistoj. Nur tiu absurda entrepreno povas, laŭ li, korekti kelkajn mankojn de la sistemo. Ĉar li ne vidas ion alian en la magazeno kaj ĉar, envere, ĝi sufiĉe bone taŭgas al li.

La usona prezidinto ne neas, ke la krizo de 2008 kaj la malbonaj reagoj al ĝi (ankaŭ de li mem, supozeble) favoris la supreniradon de "politiko de timo, de rankoro kaj de retiriĝo", la "popularecon de fortuloj", tiun de "ĉina modelo de aŭtoritata kontrolado taksata preferinda al demokratio perceptata kiel malorda". Sed li atribuas la ĉefan respondecon de tiuj malreguligoj al la "popolistoj", kiuj uzas la malsekurecojn kaj minacas la mondon per reveno al "malnova, pli danĝera kaj pli brutala ordo". Tiel li evitas kritiki la sociajn kaj intelektajn elitojn (siajn egalulojn ...), kiuj kreis la kondiĉojn de la krizo - kaj kiuj ofte profitis ĝin.

Tia panoramo donas al ili multajn avantaĝojn. Unue, ripeti ke la diktaturo minacas nin, ebligas kredigi, ke la demokratio regas, kvankam ĝi daŭre bezonas kelkajn pliĝustigojn. Pli fundamente la ideo de s-ro Obama (aŭu tiu, identa, de s-ro Macron), laŭ kiu "du tre malsamaj vizioj al la estonteco de la homaro konkurencas por gajni la korojn kaj la spiritojn de la civitanoj en la tuta mondo" ebligas kamufli la komunecon de la "du vizioj", kiujn ili elvokas. Nenion malpli ol la manieron de produktado kaj de proprieto, aŭ, por uzi la terminojn de la usona prezidinto, "la malproporcian ekonomian, politikan, komunikilan influon de tiuj, kiuj estas ĉe la pinto". Tiel, efektive nenio distingas s-ron Macron disde s-ro Trump, kion cetere demonstris ilia komuna urĝo, ekde ilia enpotenciĝo, redukti la impostojn de la kapital-enspezoj.

Obstine revenigi la politikan vivon de la venantaj jardekoj al la alfrontiĝo inter demokratio kaj popolismo, malfermo kaj suverenismo alportos nenian senpeziĝon al tiu kreskanta frakcio de tiuj partoj de la popolo, kiuj estas misuzataj de "demokratio", kiu forlasis ilin kaj de maldekstro, kiu transformiĝis en partion de la diplomita burĝaro. Dek jarojn post la eksplodo de la financa krizo, la venka batalo kontraŭ la "brutala kaj danĝera ordo", kiu minacas, postulas ion tute alian. Kaj, unue, la disvolvadon de publika forto kapabla batali samtempe kontraŭ la "klerajn teknokratojn" kaj la "furorajn miliardulojn". [21] Kaj tiel rifuzi la rolon de apogilo por unu el la du blokoj kiuj, ĉiu siamaniere, endanĝerigas la homaron.

Serge HALIMI kaj Pierre RIMBERT.


La aŭtoro

Serge HALIMI


Pierre RIMBERT


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto

Konsumebla kontestado por la mezaj klasoj

Konstruistoj de ruinoj

Ĉina sociala modelo en la Pireo-haveno

Kion la afero Cahuzac malkaŝas - La karnavalo de esplorado



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Tamen tiam ne temis vere pri konservado de la potenco, sed pri ĝia elkonstruado. Vidu pri tiu sufiĉe grava diferenco, pri kiu Markso atentigas en sia paroladon en Bruselo – Karlo Markso : Pri liberkomerco. [Embres-et-Castelmaure], Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 52 paĝoj, ISBN 978-2-918300-02-1. -vl

[2] Francis Fukuyama, “Retour sur ’La Fin de l’histoire ?’”, Commentaire, n-ro 161, Parizo, printempo 2018.

[3] Tia uzo de po ĉi tie estas intenca, pro praktikaj kialoj. -vl

[4] William Galston, “Wage stagnation is everyone’s problem”, The Wall Street Journal, Novjorko, 14-an de Aŭgusto 2018. Pri la detruado de dungoj pro la tutmondigo, vd Daron Acemoglu k.a., “Import competition and the great US employment sag of the 2000s”, Journal of Labor Economics, vol. 34, n-ro S1, Ĉikago, Januaro 2016.

[5] Bob Davis kaj Dante Chinni, “America’s factory towns, once solidly blue, are now a GOP haven, kaj Bob Davis kaj Jon Hilserath, “How the China shock, deep and swift, supered the rise of Trump”, The Wall Street Journal, respektive 19-an de Julio 2018 kaj 11-an de Aŭgusto 2016.

[6] Citita de Adam Tooze, Crashed : How a Decade of Financial Crisis Changed the World, Penguin Books, Novjorko, 2018.

[7] John Lanchester, “After the fall”, London Review of Books, vol. 40, n-ro 13, 5-an de Julio 2018.

[8] Jack Dion, “Les marchés contre les peuples”, Marianne, Parizo, 1-an de Junio 2018.

[9] Yanis Varoufakis, Adults in the Room : My Battle With Europe’s Deep Establishment, The Bodley Head, Londono, 2017.

[10] Pierre Moscovici, Dans ce clair-obscur surgissent les monstres. Choses vues au cœur du pouvoir, Plon, Parizo, 2018.

[11] Vd [Frédéric Lordon, “La tago en kiu Wall Street fariĝis socialista”, Le Monde diplomatique en Esperanto, Oktobro 2008-art].

[12] “Jean-Claude Trichet : ’Nous sommes encore dans une situation dangereuse’”, Le Monde, 14-an de Septembro 2013.

[13] Adam Tooze, Crashed, v.c.

[14] Drew Hinshaw kaj Marcus Wakjerm “In Orban’s Hungary, a glimpse of Europe’s demise”, The Wall Street Journal, 9-an de aŭgusto 2018.

[15] Vd Pierre Bourdieu kaj Loïc Wacqant, “La nouvelle vulgate planétaire”, Le Monde diplomatique, majo 2000.

[16] “Prime minister Viktor Orbán’s speach at the 25th Bálványos Summer Free University and Student Camp”, 30-an de Julio 2014.

[17] Michael Ignatieff kaj Stefan Roch (sub la dir. de), Rethinking Open Society : New Adversaries and New Opportunities, CEU Press, Budapeŝto, 2018.

[18] Éric Le Boucher, “Le salut par l’éthique, la démocratie, l’Europe”, L’Opinion, Parizo, 9-an de julio 2018.

[19] Citita de Michael Steinberger, “George Soros bt big on liberal democracy. Now he fears he is losing”, The New York Times Magazine, 17-an de julio 218

[20] “Francis Fukuyama : « Il y a un risque de défaite de la démocratie »”, Le Figaro Magazine, 6-an de Aprilo 2018.

[21] Thomas Frank, "Four more years",Harper’s, aprilo 2018.



Akceptejo >> 1a septembro 2018

Kataro serĉanta amikojn


de  Alain GRESH

LA 10-AN de Aprilo 2018 la retejo de la Usona Cionista Organizaĵo (ZOA laŭ la angla) publikigis komunikaĵon, kiu anoncis, ke ĝi kaj ĝia prezidanto Morton Klein estas “fieraj kaj feliĉaj anonci ke, danke al siaj klopodoj, inkluzive de longaj, multnombraj kunvenoj profundigataj de s-ro Klein en Doho [1], en Kataro, kun la emiro kaj ceteraj altaj kataraj respondeculoj, (…) Kataro akceptis ne dissendi la malice kontraŭjudan dokumentfilmon de Al-Ĵazira faritan de enŝovito en la tiel nomatan « usonan judan premgrupon »”. [2] (Vidu la artikolon de Alain Gresh : Spionado kaj timigoj – Israela premgrupo, la malpermesata dokumentfilmo).

Semajnon poste la televido rebatis : “Morton Klein malprave kvalifikas la temon de la serio kiel la « usona juda premgrupo », dum la enketo temas pri la usonaj por-israelaj organizaĵoj (inkluzive de la ZOA) kiuj klopodas por apogi la interesojn de eksterlanda potenco en usona teritorio.” [3] Al-Ĵazira pravis almenaŭ en tiu ĉi punkto : en la dokumento estas nenia referenco al “juda premgrupo” – kvankam tiu termino, uzita de prezidinto de la Monda Juda Kongreso [4], en Usono estas kutima. La televido tamen restis muta pri sia decido ne dissendi la enketon.

Por kompreni, kio okazas pri tiu dokumentfilmo, necesas reveni al la krizo, kiu ekde la printempo de 2017 alfrontigas Kataron kun kelkaj ĝiaj najbaroj, ĉefe Saud-Arabujo kaj la Unuiĝintaj Emirlandoj, apogataj de Egiptujo. [5] Tiuj submetis Kataron al embargo. Ili postulas de Doho rompon de siaj rilatoj kun Irano, likvidon de Al-Ĵazira, fermon de la konstruata turka militbazo kaj ĉesigon de ĝiaj ligoj kun la “teroristaj” organizaĵoj, nome la Islamaj Fratoj kaj Hizbolaho.

Estas vere ke, ekde la enpotenciĝo en 1995 de la ŝejko Hamad Ben Khalifa Al-Thani, la patro de la nuna emiro Tamim Ben Hamad Al-Thani, la eksterlanda politiko de Kataro estas almenaŭ originala kaj volas esti sendependa, ĉefe de Saud-Arabujo. La lando gastigas unu el la strategiaj bazoj de Usono en la regiono ; ĝi flegis, ĝis la eksplodo de la “araba printempo”, elstare bonajn rilatojn kun la Hizbolaho kaj la siria reĝimo, antaŭ ol subteni la ribelulojn ; ĝi konservas densajn kontaktojn kun la Hamaso kaj donas financan helpon al Gazo ; ĝi estis unu el la solaj arabaj landoj, kiuj havis israelan komercan mision (fermitan post la milito kontraŭ Gazo de 2008-2009). Fine, Al-Ĵazira, spite al ĉiaj kritikoj al ĝia traktado de la arabaj ribeloj – speciale la milito en Libio – aŭ, pli lastatempe, ĝia kompleza sinteno al la reĝimo de s-ro Recep Tayyip Erdogan, malfermis debatojn en la araba mondo, kiu incitegas la plej multajn arabajn reĝimojn.

Post la monatoj kiuj sekvis la ultimaton de siaj najbaroj Kataro ŝajnis ŝanceliĝi. Oni eĉ elvokis la hipotezon de invado al la eta emirlando fare de Saud-Arabujo. Des pli ke la prezidanto Donald Trump poziciiĝis kontraŭ Doho. Ĝuste en tiu streĉita kunteksto la emiro decidis startigi ofensivon de publikaj rilatoj en Vaŝingtono, kie liaj saud-arabaj kaj emirlandaj kontraŭuloj jam disponis pri densaj perantoj, nome kun la Fondaĵo por Defendo de la Demokratioj (FDD) [6]. Doho aĉetis la servojn de pluraj publikrilataj agentejoj en Usono. Ĝiaj celgrupoj : la konservativaj rondoj proksimaj de s-ro Trump, speciale la por-israla premgrupo.

PLURAJ vizitoj en la emirlando, inter ili tiuj de Alan Dershowitz, por-israela universitatano samtempe demokrata kaj amiko de la prezidanto Trump, de la eksa respublikana guberniestro de Arkansaso Michael Huckabee, cionista kristano, kies filino estas proparolanto de la Blanka Domo, kaj de la konservativa radio-animisto John Batchelor, indikis ke tiu kampanjo havas iom da sukceso. La efikoj senteblis en Vaŝingtono, kiu adoptis pozicion de arbitracianto en la krizo. En Aprilo 2018 s-ro Trump akceptis la emiron Al-Thani, kiu, kiel danko, anoncis la aĉeton de usonaj armiloj. Li eĉ faris donacojn al pluraj cionistaj organizaĵoj, interalie Our Soldiers Speak (“niaj soldatoj parolas”), kiu faras rondvojaĝojn de oficiroj de la israela armeo en Usono.[Tamara Nassar kaj Ali Abunimah, “Qatar funded Zionist Organization of America”, 10-an de Julio 2018,.]]

Sed la proksimiĝo al Kataro dividas la por-israelan premgrupon. En artikolo titolita “Kataro : la emirlando kiu trompas ĉiujn”, Yigal Carmon, direktoro de la Instituto de Esplorado de la Komunikiloj de Proksim-Oriento (Memri), kiu “superrigardas” la arabajn komunikilojn – kaj kiu ne hezitas deformi tion, kion ili publikigas, [7] –, indignas : “Malĝojigas vidi usonajn judajn gvidantojn fortigi la kontraŭjudajn kliŝojn per tio, ke ili pro nescio intervenas en la internajn konfliktojn, kiuj ne koncernas ilin, konfliktojn kompleksajn interarabajn kaj malfacile kompreneblajn.” [8]

S-ro Jonathan Schanzer, de la FDD, plendas : “Estas nenio malbona en tio, ke analizistoj kaj intelektuloj iras al Kataro por informiĝi. La problemo estas, ke dum tiuj vizitoj ili ne aŭdas la alian version de la historio. Ili devas ankaŭ aŭskulti la kritikojn kontraŭ Kataro. Estas multaj aferoj kiujn ili devus koni pri la ligoj de Kataro kun Hamaso, Al-Kajdo, la talibanoj, la Islamaj Fratoj kaj kun aliaj problemaj agantoj.” [9] S-ro Schanzer, longe pridemandita de James Anthony Kleinfeld en la dokumentfilmo de Al-Ĵazira, bedaŭras ke ĉiuj liaj klopodoj por asociigi la movadon Bojkoto, Malinvesto kaj Sankcioj (BMS) kun “teroristaj” organizaĵoj (unue Hamaso, poste la Popolfronto de Liberigo de Palestino) en la usona opinio ne sukcesis.

Antaŭ jaro Kataro sukcesis reŝovi la danĝerojn, kiuj minacis ĝin, kaj meti siajn kontraŭulojn en defendan pozicion. Sed kia estos la prezo pagota de la palestinanoj por tiu nova politiko ?

Alain GRESH.


La aŭtoro

Alain GRESH
Ĉefredaktisto de Le Monde diplomatique
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Celo Bagdado

Arabaj revoj

Krimoj kaj mensogoj de "liberigo"

La ondo de ĥaoso



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Tiu araba urbo estas en Esperanto skribata diverse. Laŭ la diversaj etnolingvaj skriboj iuj skribas Doha, aliaj Dohao, la PIV nomas ĝin Daŭho. -vl

[2] “ZOA/Mort Klein convinced Qatar to cancel anti-semitic Al Jazeera « Jewisch lobby » series”, 10-an de Aprilo 2018,.

[3] “Al-Jazeera denies claims of pro-Israel group on The Lobby films”, 17-an de Aprilo 2018,.

[4] En Novembro 1978, Nahum Goldmann petis la prezidanton James Carter rompi la “judan premgrupon”, kiun li asimilis al “detrua forto”, “obstaklo al la paco en la Proksim-Oriento”.

[5] Vd Fatiha Dazi-Héni, “Stranga milito ĉe la Golfo” [“Drôle de guerre dans le Golfe”], Le Monde diplomatique en Esperanto, Julio 2017.

[6] Vd Dan Lazare, “La timinda influo de Riado al Vaŝingtono” [“La redoutable influence de Riyad à Washington”] Le Monde diplomatique en Esperanto, Julio 2017.

[7] Vd Mohammed El-Oifi, “Désinformation à l’israélienne”, Le Monde diplomatique, Septembro 2005.

[8] Yigal Carmon, “Qatar, the emirate that fools them all, and its enablers”, Instituto de Esplorado de la Komunikiloj de Mez-Oriento, Vaŝingtono, DC, 18-an de Januaro 2018.

[9] Citita de Amir Tibon, “Israeli Embassy in US : We oppose Qatar’s « Outreach to pro-Israel US Jews »”, Haarec, 31-an de Januaro 2018.


Akceptejo >> 1a septembro 2018

Spionado kaj timigoj

Israela premgrupo, la malpermesata dokumentfilmo


Enketo farita de la katara televido Al-Ĵazira senvualigas la metodojn de la usonaj premgrupoj favoraj al Israelo. Sed, en zorgo por ne ĉagreni tiujn organizaĵojn en sia disputo kun Saud-Arabujo, Kataro blokis la dissendon de la raportaĵo.



de  Alain GRESH

SUR LA ekrano li havas ĉion de perfekta ĝentlemano. Malgraŭ sia studenta konduto James Anthony Kleinfeld, juna brita judo, ĉiurilate bona, diplomita de la prestiĝa oksforda universitato, parolante ses lingvojn, inter ili la nederlandan kaj la jidan, senprobleme orientiĝanta en la labirintoj de la proksim-orienta konflikto, facile trovus sian lokon en la oficejoj de okcidenta ministrejo pri eksteraj rilatoj aŭ de fama pensfabriko. Aktuale li havas aliajn intencojn : esplori la usonajn organizaĵojn favorajn al Israelo. Li estas dungita de The Israel Project (TIP), kiu okupiĝas pri flegado de la bildo de Israelo en la komunikiloj. Akceptita per malfermitaj brakoj pro siaj kompetentoj, li dum kvin monatoj renkontis la “kremon” de la respondeculoj de asocioj agantaj en la senkondiĉa defendado de Israelo, nome la potenca por-israela premgrupo en Usono, la American Israel Public Affairs Committee (Aipac). [1] Li kun ili partoprenis koktelojn, kongresojn, kunvenojn, staĝojn por trejni aktivulojn, kaj rilatis kun la partoprenantoj en ĉiuj ĉi okazoj. Simpatia, varmkora, efika, li gajnis la konfidon de siaj interparolantoj, kiuj parolas al li sincere, lasante la oficialan lingvaĵon kaj la konvenajn “lingverojn” ekstere. Kaj iliaj konfidoj estas eksplodemaj.

Kiel oni influas la Kongreson [la usonan parlamenton -vl] ? “La kongresanoj faras nenion, se oni ne premas ilin, kaj la sola maniero estas la mono.” Kiel oni batalas kontraŭ la partiaj membroj favoraj al la rajtoj de la palestinanoj en la universitato ? “Pri la kontraŭ-israeluloj la plej efika maniero estas fari esplorojn pri ili, iri al Interreto en anoniman retpaĝon kaj disvastigi celatajn anoncojn en Facebook.” Kun des pli granda naiveco ke ili kredas konfidi sin al amiko, la interparolantoj de Kleinfeld koncedas, ke ili faras operaciojn de spionado de usonaj civitanoj, kun helpo de la israela ministrejo pri strategiaj aferoj.

Tiu, kreita en 2006, dependas rekte de la ĉefministro Benjamin Netanjahu. Unu el liaj respondeculoj konfidas : “Ni estas registaro, kiu laboras sur eksterlanda tereno kaj ni devas esti tre, tre singardan.” Efektive, ĉar iuj el tiuj agadoj povus fini ĉe usonaj tribunaloj.

Fine de la staĝo de “Tony”, s-ro Eric Gallagher, lia ĉefo ĉe la TIP, montras sin tiom kontenta pri liaj servoj ke li proponas al li dungi lin. “Mi ege ŝatus ke vi laboru por mi. Mi bezonas iun, kiu havas teamo-spiriton, kiu ege laboras, kiu estas pasia, sciema, bone edukita, kiu parolas bone, kiu multe legis. Vi estas ĉio ĉi.” Sed lia favorato rifuzas. Ĉar, vi certe jam divenis, li ne estas tute tiu, kiun li pretendas esti, kvankam liaj diplomoj kaj liaj kompetentoj ne kontesteblas : li estas enŝovinto, taskita de la televido Al-Ĵazira, proprieto de la emirlando Kataro, por estigi dokumentfilmon pri la por-israela premgrupo. Li filmis per kaŝita filmilo parton de la konfidoj, kiujn li kolektis kaj li kun ceteraj membroj de grupo gvidata de Phil Rees, de la esplorĉelo de tiu televido, kunigis ĉiujn elementojn de impresa enketo. Ties disvastigo estis des pli atendata ke, jam en 2017, raportaĵo de Al-Ĵazira pri la por-israela premgrupo en Britujo [2] montris la enmiksiĝon de Israelo en la internajn aferojn de alia lando kaj ĝiajn provojn faligi ministron supozatan kiel por-palestinan – kio kondukis al publikaj senkulpigoj de la israela ambasadoro en Londono kaj al antaŭtempa reveno al Tel-Avivo de altranga diplomato.

Oni do povis atendi komunikilan eventon, kun ĝiaj koleraj malkonfirmoj kaj fortaj polemikoj. Sed ne : la dissendo, programita por la komenco de 2018, estis prokrastita sen nova dato, sen oficialaj klarigoj. Oni fine komprenis, danke al artikoloj en la usona juda gazetaro, [3] ke la dokumentfilmo ne montriĝos, kion konfirmis Clayton Swisher, direktoro de la esplor-ĉelo de la televido, en artikolo, en kiu li bedaŭras tiun decidon ; kelkajn tagojn poste la televido anoncis ke li prenos feriojn. [4] La enketo estis oferita en la senkompata batalo inter Kataro unuflanke kaj Saud-Arabujo kaj la Unuiĝintaj Emirlandoj aliflanke por akiri la favorojn de Vaŝingtono en la konflikto, kiu daŭras inter ili jam de junio 2017. [5] Kaj kia pli bona maniero gajni ol tiu altiri la favorojn de la potenca por-israela premgrupo, kies influo al la usona politiko pri la Proksim-Oriento estas konataj ?

Kataro do metis sur la pesilon la decidon “prokrasti” la dissendon kaj per tio interŝanĝe akiris la ne esperitan helpon de parto de la dekstra alo de jam entute tre dekstra premgrupo. S-ro Morton Klein, la prezidanto de la Usona Cionista Organizaĵo (ZOA laŭ la angla), proksimulo de s-ro Stephen Bannon, konsilinto de la prezidanto Donald Trump, eĉ vojaĝis al Doho kaj ĝojis ke li enterigis la dokumentfilmon (vidu “Kataro serĉas amikojn”). Ke tiaj grupoj, kiuj antaŭ nelonge akuzis Kataron financi Hamason kaj la terorismon, akceptis ŝanĝi sian kurson interŝanĝe de blokado de la enketo, diras multon pri tio, kiom la enhavo de la malkaŝoj ĝenas.

Tiu enterigo de laboro daŭrinta pli ol jaron kaŭzis kirliĝojn ene de la televid-ĉeno. Iuj deziris, ke tiuj malkaŝoj ne pereu en la moviĝanta sablo de geopolitikaj kompromisoj. Pro tio ni povis vidi, danke al amiko loĝanta en la golflando, la kvar epizodojn de la dokumentfilmo, de po kvindek minutoj, en ilia preskaŭ definitiva versio.

Ĉe la spektado frape mirigas la eksciteco, la senpacienco de la premgrupo jam de kelkaj jaroj, pro timego perdi sian influon. Kiel klarigi tion, dum la subteno al Israelo estas masiva en Usono kaj dum la delegitoj de la du partioj, respublikana kaj demokrata, senmanke apogas ĉian ajn aventuron de Israelo ? Ĉu la elekto de s-ro Trump ne igis Vaŝingtonon forlasi ĉian intencon ludi la rolon de peranto en la israela-araba konflikto kaj meti sin sen ajna ŝajnigo ĉe la flankon de la plej dekstra registaro en la historio de Israelo ? Certe ; sed, en tiu ĉi ŝajne favora pejzaĝo la premgrupo estas hantata de fantomo : tiu de Bojkoto, Malinvesto kaj Sankcioj (BMS).

Tiu movado, lanĉita en 2005, proponas apliki al Israelo la neperfortajn metodojn, kiuj sukcesis kontraŭ la tiama sud-afrika rasdisigo (“apartheid”). Ĝi kreskis inter studentoj. Sed ĉu vere alarmiĝi pro tio, demandas sin s-ro David Brog, direktoro pri strategiaj aferoj de Kristanoj Unuiĝintaj por Israelo (KUPI) kaj plenum-direktoro de la Maccabee Task Force, unu el la grupoj kiuj kontraŭbatalas la BMS ? “Israelo estas la « start-up nation ». Ĝi ricevas pli da eksterlandaj investoj ol en kia ajn alia momento de sia historio. Do kial ne trankviliĝi, kompreni ke la BMS valoras neniom kaj ignori ĝin ?” Li insistas : “Mi ne pensas, ke la BMS iam ajn celis ke la universitatoj retiru siajn investojn el Israelo. Koncerne la monon, ni ne bezonas maltrankviliĝi ; sed la klopodoj por fari foson inter ni, kiuj amas Israelon, kaj la kreskanta generacio, estas zorgigaj. Inter la junuloj naskitaj post la jaro 2000 kaj la studantoj la punkto proksimiĝas, kie la plimulto estas pli favora al la palestinanoj ol al la israelanoj.” S-ro Jacob Baime, plenum-direktoro de la Israel on Campus Coalition, grupo de organizaĵoj, kiuj dungas pli ol centon da homoj por batali kontraŭ la BMS en la universitatoj, maltrankviliĝas : “La sola afero, kiu estas komuna al ĉiuj membroj de la Kongreso, al ĉiuj prezidantoj, al ĉiuj ambasadoroj, estas la fakto ke ili pasigis tempon en la universitatoj, kaj dum tiu periodo ili estis formitaj.” Ĉu ili morgaŭ estos ankoraŭ “amikoj de Israelo” ?

Malkreditigi la mesaĝiston

KROMA elemento alarmas la premgrupon. La subteno al Israelo ĉiam transiris la disputojn inter demokratoj kaj respublikanoj. Ĉu ne s-ro Barack Obama, kelkajn monatojn antaŭ la fino de sia mandato, voĉdonigis senkondiĉan helpon de 38 miliardoj da dolaroj (33 miliardoj da eŭroj) al Israelo por dek jaroj, spite al sia abomeno kontraŭ s-ro Netanjahu ? Sed la politika pejzaĝo transformiĝas, kaj la senkondiĉa aliĝo de la premgrupo al s-ro Trump mallarĝigas la bazon, kiu pli kaj pli restas nur la Respublikana Partio kaj la evangelia dekstrularo. S-ro David Hazony, eksa direktoro de The Tower Magazine kaj influa membro de la TIP, koncedas tion en la dokumentfilmo : “Tuja bojkoto al Israelo ne estas la problemo. La plej granda problemo estas la Demokrata Partio, la adeptoj de Bernie Sanders, ĉiuj ĉi kontraŭ-israel-uloj, kiujn ili venigas en la Demokratan Partion. Esti por-israela baldaŭ ne estos plu dupartia interkonsento, kaj ĉiufoje, kiam la prezidanteco ŝanĝiĝos, la politiko pri Israelo povas ŝanĝiĝi. Tio estas danĝera por Israelo. Ĝuste pri tio temas en la batalo en la universitatoj.” Tion konfirmas John Mearsheimer, kunaŭtoro de fama libro [6] pri la premgrupo, kies komentojn akcentas la dokumentfilmo. Li konstatas, ke nun la subteno al Israelo kreskas en la Respublikana Partio, dum ĝi malkreskas en la Demokrata Partio : “Okazas grava diferenco inter la du partioj.”

Kiel agi kontraŭ tiu evoluo ? Ĉu per estigo de politika debato ? Malfacila, dum post la fiasko de la Oslo-interkonsentoj, subskribitaj en 1993, Israelo estas gvidata de ekstremdekstraj partioj kiuj rifuzas ĉian diplomatian solvon. Ne eblas diskuti pri la sorto de la palestinanoj, pri la estonteco de la kolonioj aŭ pri la dramo de Gazo. Kaj la ligiĝo de la premgrupo al s-ro Netanjahu kaj al s-ro Trump malmulte taŭgas por veki entuziasmon de la usonaj studantoj. La ĵurnalisto Max Blumenthal rimarkigas (Twitter, 15-an de Februaro 2018), ke ĝuste tiu taktiko de rifuzo diskuti, kiun la premgrupo uzas pri la dokumentfilmo de Al-Ĵazira : asimili la esplor-ĵurnalismon al spionado ; diskreditigi la televid-ĉenon per tio, ke oni reduktas ĝin al ĝia proprietulo, Kataro ; aserti ke la temo estas la “juda premgrupo” kaj ne la subteno al Israelo. Kaj tiel eviti ĉian diskuton pri la fono de la malkaŝoj kaj pri la israela politiko.

S-ro Noah Pollak, plenum-direktoro de la Urĝa Komitato por Israelo (ECI), resumas la linion deciditan kontraŭ la kritikoj : “Por senkreditigi la mesaĝon necesas senkreditigi la mesaĝiston. Kiam vi elvokas la BMS, vi devas diri, ke tio estas grupo kiu predikas malamon, perforton kontraŭ civiluloj. Tio signifas, ke ĝi subtenas la terorismon.” Kaj kompreneble, ke ĝi estas kontraŭjuda. La organizaĵo Juda Voĉoj por la Paco (JVP) ? Li preferas nomi ĝin “Judaj voĉoj por Hamaso” … Sed li restas optimista, ĉar, kiel li klarigas tion al “Tony”, la plej multaj usonanoj restas favoraj al Israelo, dum en Britujo “estas la pura malamo. Vi lasis la duonon de tiuj m…daj pakistananoj instali sin ĉe vi”.

Por “senkreditigi la mesaĝiston” necesas akumuli diversajn informojn, de la privata vivo tra liaj politikaj konvinkoj ĝis liaj profesiaj agadoj. La por-israela premgrupo en la lastaj jaroj instalis spion-reton. “Niaj esplor-operacioj, fieras s-ro Baime, disponas pri pinta teĥnologio. Kiam mi alvenis, antaŭ kelkaj jaroj, nia buĝeto estis de kelkaj miloj da dolaroj ; hodiaŭ ĝi estas de 1,5 milionoj, sendube 2. Mi eĉ ne scias ; ĝi estas eksterordinara.” Sed li kaj liaj amikoj devas resti “nevideblaj” : “Ni faras tion sekure kaj anonime ; tio estas la ŝlosilo.”

Inter la grupoj plej timataj de la aktivuloj favoraj al la rajtoj de la palestinanoj troviĝas Canary Mission [7], kies financado, membroj kaj funkciado restas sekretaj. Ĵurnalistino proksima de la premgrupo klarigas ĝian rolon : “Tiuj, kiuj malamas ĝin, tiuj kiuj estas celataj, parolas pri « nigra listo ». Vi havas nomojn, de la studantoj kaj universitataj profesoroj, de organizaĵoj kiuj havas ligojn kun la terorismo aŭ kun teroristoj kiuj alvokis al detruo de la juda ŝtato.” La reteno de la organizaĵo resumas sian celon jene : “Certiĝu, ke la radikaluloj de hodiaŭ ne fariĝu viaj dungistoj morgaŭ.” Super la biografio de ĉiu viktimo metita al pilorio, jena slogano : “Se vi estas rasisto, la mondo devas scii tion.”

Kleinfeld sukcesis iri ĝis ĝia fondinto kaj financisto, s-ro Adam Milstein, prezidanto de la Usona Israela Konsilantaro (IAC), kondamnita al puno en malliberejo pro imposta fraŭdo en 2009, kio ne malhelpis lin daŭrigi sian agadon en sia ĉelo. Li klarigas al la junulo sian filozofion : “Tutunue, enketi pri ili [la aktivuloj favoraj al Palestino]. Kia estas ilia projekto ? Ataki la judojn, ĉar tio facilas, ĉar tio estas populara. Ni devas senmaskigi ilin kaj montri tion kio ili estas : rasistoj, uloj malamantaj la demokration. Ni devas meti ilin en defendan situacion.”

Pluraj studantoj atestas pri siaj riskoj. S-ino Summer Awald, kiu partoprenis en kampanjo por la rajtoj de la palestinanoj en Knoxville (Tenesio), rakontas kiel ŝi estis incitata en Twitter, kiel “ili” enretigis informojn pri ŝi el pli ol dek jaroj : “Ili fosas kaj daŭre fosadas. Iu kontaktis mian dungiston kaj petis lin maldungi min, minacante lin denunci kiel kontraŭjudiston, se li ne obeos.” Tiuj metodoj de fidenunco povas signifi profesian mortigon aŭ, por studanto, komplikigi la serĉadon de laboro post la universitato. Iuj akuzitoj do sendis “pentajn mesaĝojn”, kiuj estis publikigitaj en speciala rubriko de la retejo de Canary Mission [8] interŝanĝe de retiro de ilia nomo el la nigra listo : anonimigitaj “konfesoj”, en kiuj ili klarigas, ke ili estis “trompitaj” kaj kiuj similas al tiuj elŝiritaj al la suspektatoj pri komunistaj simpatioj en la tempo de la makartiismo en Usono en la 1950-aj jaroj, aŭ en aŭtoritatismaj reĝimoj hodiaŭ. “Tio estas la psiĥologia milito. Ili estas terorigataj, ĝojas s-ro Baime. Aŭ ili silentas aŭ ili pasigas sian tempon per esploradoj [pri la akuzoj kontraŭ ili] anstataŭ ataki Israelon. Tio estas tre efika.” Alia interparolanto de “Tony” tamen bedaŭras, ke “fifamigi iun kiel kontraŭjudiston jam ne havas la saman efikon”.

Tiuj krucmilitoj, kiuj apogas sin sur la rikolto de personaj datumoj de usonaj civitanoj, ne estus eblaj sen la rimedoj donitaj de la israela ministrejo pri strategiaj aferoj. S-ino Sima Vaknin-Gil, ĝia ĝenerala direktorino, koncedas tion dum prelego por la IAC : “Koncerne la kolektadon de datumoj, la analizado de la informo, la laboro pri la organizaĵoj de aktivuloj, la vojo de la mono, tio estas io, kion nur lando, kun la resursoj pri kiuj ĝi disponas, povas plej bone fari.” Ŝi aldonas : “La fakto, ke la israela registaro decidis esti ŝlosila aganto signifas multon, ĉar ni povas alporti kompetentojn, kiujn ne posedas la neregistaraj organizaĵoj implikitaj en tiu afero. Ni estas la sola aganto de la por-israela reto, kiu povas ŝtopi la breĉojn. (…) “Ĉiuj, kiuj havas ion komunan kun la BMS devas demandi sin dufoje : ĉu mi devas elekti tiun tendaron aŭ prefere la alian ?”

Rompo de usonaj leĝoj

EN TIU laboro de kolektado de informoj, s-ino Vaknin-Gil koncedas : “Ni havas la FDD kaj aliajn, kiuj laboras [por ni].” La Fondaĵo por Defendo de la Demokratioj (FDD) estas novkonservativa pensfabriko, kiu en la lastaj jaroj ludis gravan rolon en la proksimiĝo inter la Unuiĝintaj Emirlandoj kaj Israelo. Lastan someron ĝi partoprenis en la kampanjo kontraŭ Kataro kaj kontraŭ Al-Ĵazira, akuzata esti instrumento de regiona malstabiligo. Nu, laŭ la usona leĝo, la organizaĵoj aŭ la individuoj, kiuj laboras por eksterlanda registaro, devas registriĝi kiel tiaj ĉe la justic-ministrejo. Ĉu tiu kuraĝos tribunale akuzi la FDD, kiu ne plenumis tiujn demarŝojn ?

Kiel rimarkigas Ali Abunimah, animisto de la retejo The Electronic Infitada, “se vi havus registraĵojn de rusa aŭ irana, aŭ eĉ kanada alta respondeculo, kiu rekonas ke lia lando faras kaŝajn operaciojn kaj por tio uzas la pretekston de usona organizaĵo, tio estus bombo !” Ĉar tiu kunlaborado ne limiĝas al la FDD, kaj multaj interparolantoj de Kleinfeld, kiel s-ro Baime, koncedas tion konfidence, kvankam ili aldonas, ke la temo estas “delikata” kaj ke oni prefere ne multe parolu pri ĝi.

La dokumentfilmo entenas aliajn malkaŝojn, ekzemple la manieron per kiu la usonaj ĵurnalistoj estas “taskitaj” en Jerusalemo per la TIP, [9] naz-gvidataj, sed ankaŭ nutrataj per “ĉiom-pretaj” temoj, kiujn ili bezonas nur disvastigi en Usono ; aŭ la premadoj sur la komunikiloj kaj sur la gazetaraj agentejoj por ke ili modifu siajn informojn aŭ siajn artikolojn …

Kvankam hodiaŭ ĉio ŝajnas hodiaŭ esti favora al Israelo, ĝiaj usonaj adeptoj, spite al ĉiuj siaj rimedoj, estas nervozaj. La estonteco ŝajnas al ili malheliĝi, ankaŭ en la rondoj, kiuj plej povas ilin apogi. S-ino Vaknin-Gil koncedas ĝin : “Ni perdis la generacion de judoj naskitaj post la jaro 2000. Iliaj gepatroj klarigas al mi la malfacilaĵojn, kiujn ili spertas kun siaj infanoj dum la sabataj vespermanĝoj. [La plej junaj] ne agnoskas la ŝtaton Israelo kaj ne vidas nin kiel admirindan enton.”

Alain GRESH.


La aŭtoro

Alain GRESH
Ĉefredaktisto de Le Monde diplomatique
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Celo Bagdado

Arabaj revoj

Krimoj kaj mensogoj de "liberigo"

La ondo de ĥaoso



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Vd [Serge Halimi, “La pezo de la por-israela premgrupo en Usono [“Le poids du lobby pro-israélien aux États-Unis”], Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto de 1989-art ].

[2] www.aljazeera.com/investiations/thelobby

[3] Kp ekz-e Richzard Silverstein, "Israel lobby pressures Qatar to kill Al Jazeera documentary", Tikun Olam, 8an de Februaro 2018, www.richardsilverstein.com.

[4] Clyton Swisher, "We made a documentary exposing the « Israel lobby ». Why hasn’t it run ?", The Forward, Novjorko, 8-an de Marto 2018.

[5] Vd Akram Belkaïd, "Le Qatar ne cède rien", Le Monde diplomatique, Marto 2018.

[6] John Mearsheimer kaj Stephen M. Walt, Le Lobby pro-israélien et la Politique étrangère américaine. La Découverte, Parizo, 2009.

[7] The Forward, de kiu la plej multaj legantoj estas usonaj judoj, aperigis enketon pri Canary Mission kaj pri la uzado, fare de la israelaj instancoj, de ĝiaj informoj por pridemandi "suspektajn" usonajn civitanojn - mem judajn - kiuj alvenas en Israelo. Josh Nathan-Kazis, "Canary Mission’s threat grows, from US campuses to the Israeli border", The Forward, 3-an de aŭgusto 2018.

[8] https://canarymission.org/ex-canary

[9] Vd "Propagande et désinformation à l’israélienne", I kaj II, Nouvelles d’Orient, Les blogs du Diplo, 13-an kaj 26-an de januaro 2010.


Akceptejo >> 1a septembro 2018

Neplenumitaj promesoj kiuj kreis humiligo-senton

Kiam Rusujo revis pri Eŭropo


Tuj post la malvarma milito, la rusoj vidis sian estontecon en pacigita Eŭropo dotita per komunaj sekurec-mekanismoj. Alportante la minacon de NATO ĝis ilia pordo, la okcidentanoj kreis kaj akceptis la riskon de naciisma reago.



de  Hélène RICHARD

KELKFOJE, la stato de la rilatoj inter Rusujo kaj Eŭropo riveliĝas tra kelkaj malagrablaj sensaĵoj, kiel svarmojukado en la kruroj pro longa atendado en koridoro de la konsilio de la rusa Federacio. La senatano Aleksej Puŝkov malfidas okcidentan gazetaron. « Se temas pri selekti unu aŭ du citaĵojn, vi havas nur dek kvin minutojn », li avertas en perfekta franca lingvo. De dudek jaroj animanto de la politika elsendo « Post-Scriptum » sur la moskva televidĉeno TV-Centro, tiu eksprezidanto de la komisiono pri eksteraj aferoj de la Duma ( Malalta Ĉambro de la Parlamento) finfine respondas al niaj demandoj dum unu horo kaj duono.

Ja pasis tempo de la epoko kiam li redaktis la paroladojn de la lasta gvidanto de Sovetunio, s-ro Miĥail Gorbaĉov. Retrospektive li opinias, ke lia eksa mentoro, « kiu estis nur fakulo pri agrokulturaj demandoj en la partio antaŭ ol atingi la regopostenon », montris sin « naivulo ». Konsiderata kiel unu el la plej ardaj defendantoj de la ekstera politiko de prezidanto Vladimir Putin, s-ro Puŝkov estas, de la ukrainuja krizo de 2014, sur la listo de personoj al kiuj estas malpermesate eniri Usonon, Kanadon kaj Britujon.

Lia vojiro resumas tiun de Rusujo. S-ro Gorbaĉov esperis vidi sian landon reveni en la grandan familion de eŭropaj nacioj. Li tiel aliĝis al la okcidentismaj tendencoj, kiuj, jam ekde Petro la Granda (1682-1725), provis ligi Rusujon al Eŭropo, male al la slavofavorantoj, kiuj rekomendas specifan vojon [1]. Ĉe la fino de la 1980-aj jaroj, tiu tropismo devis fariĝi pli ĝenerala : komenciĝo de nova internacia ordo senigita je bloko-logiko. Estas malfacile kompreni la nunan sintenon de Rusujo sen reesplori la malsukceson de tiu eŭropa revo.

Okaze de sia unua eksterlanda oficiala vojaĝo kiel ĝenerala sekretario de la komunista Partio de Sovetunio, aŭtune 1985 en Parizo, s-ro Gorbaĉov lanĉas sian formulon « eŭropa komuna domo » cele al la okcidenteŭropaj gvidantoj. La elekto de la franca ĉefurbo ne estas hazardo. Charles de Gaulle ja defendis la ideon de Eŭropo « de Atlantiko ĝis Uralo » : Eŭropo el nacioj, sendependaj el ĉia kuratoreco, en kiu Rusujo estus rezigninta pri komunismo, kiun la generalo konsideris momenta kaprico. Tiam, Moskvo ne serioze taksis lian proponon : Sovetunio firme insistis pri la plua disdivido de Eŭropo, kaj unue tiu de Germanujo, materiigo de ties ĉeesto kerne de la Malnova Kontinento.

La frapfrazo « komuna domo » ankaŭ celas favorigi ian malkuplon inter Vaŝingtono kaj ties eŭropaj aliancanoj, por instigi Usonon intertrakti. Rigardata de Moskvo, la fino de la konkuro por armigado iĝas urĝa, pro la pezo de la militelspezoj en la buĝeto. La strategia egaleco, garantio de paca kunestado, restas fragila ekvilibropunkto. Dufoje la mondo ĵus apenaŭ evitis neniiĝon : en septembro 1983, Stanislav Petrov, oficiro de la kontraŭaviadila armeo bazita apud Moskvo, haltigas falsan nuklean alarmon ; en novembro 1983, la sovetoj panikas antaŭ la Able Archer 83-ekzerco de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO), supozante, ke ĝi kaŝas atakon. « La sciencistoj estis ĵus inventintaj la timigan koncepton « nuklea milito », rememoras s-ro Puŝkov. Mi estis inter tiuj, kiuj volis definitive forigi la malvarman militon. » Dum unua renkontiĝo, tamen malfacila, en Ĝenevo en novembro 1985, la usona prezidanto Ronald Reagan kaj s-ro Gorbaĉov akordiĝas pri tio, ke nuklea milito ne povas esti gajnita, kaj do ne devas okazi.

En oktobro 1986 en Reykjavik, la dua faras aŭdacan proponon : forigi 50 % de la nukleaj armiloj ene de la kvin venontaj jaroj, kaj komplete neniigi ilin ene de la kvin sekvontaj jaroj [2]. Reagan konsentas, sed obstinas pri sia Iniciato de strategia defendo, la spaca ŝildo, perceptata de la sovetanoj kiel strebo akiri militan superecon, kiu povus relanĉi la armil-konkuradon - kaj kiu neniam naskiĝos... Por elvenki la grandegan malfidon, s-ro Gorbaĉov faras unuflankajn cedojn. La traktato pri la mezlongaj nukleaj armiloj de la 8-a de decembro 1987 ja ebligas eliminon de 1846 sovetaj misiloj, t. e. pli ol la duoblo de la usona kompenso.

Same kiel oni rehejmeniĝas

EN 1988, sub la premo de internaj malfacilaĵoj en la socialista bloko, la « eŭropa komuna domo » fariĝas strategia. S-ro Gorbaĉov opinias, ke li sukcesos eviti ekonomian disfalon, nur per enkonduko de pli da privata proprieto kaj merkato en la plansistemon. En orienta Eŭropo, la demokratiaj postuloj plifortigas lian konvinkiĝon : politika malfermiĝo iras laŭ la historio-kurso. Kiam la ideologia alfrontiĝo ne plu aktualas, la celo ne plu estas kunlaboro de bloko al bloko, sed kunfandi la blokojn en plilarĝigita Eŭropo surbaze de komunaj valoroj : libereco, homrajtoj, demokratio kaj suvenereco. Temas pri « reveno al Eŭropo (…), civilizo ĉe kies rando ni longe restis », laŭ la tiamaj vortoj de la diplomato Vladimir Loukine [3].

« La sistemo estis elĉerpita kaj necesis sendube senpeziĝi je komunismo » opinias hodiaŭ s-ro Aleksandro Samarin, unua konsilanto ĉe la rusa ambasadejo en Parizo, kiu memorigas ke lia lando, membro de la Monda Organizo de Komerco (MOK) de 2012, estas de tiam « kapitalisma » kaj « kontraŭ protektismo ». « Ĉiuj sentis ke ni estis en sakstrato », diras emerita diplomato kiu deziras resti anonima. « Sed, li tuj aldonas, neniu opiniis, ke necesas fari unuflankajn koncedojn. »

Markita de la subpremado de la « Prago-printempo » en 1968, s-ro Gorbaĉov ek de la komenco konsideras kaduka la Breĵnev-doktrinon pri la limigita suvereneco de la « frato-landoj ». Instigante la reformistojn kaj rifuzante ĉiun perfortan intervenon, li ekfunkciigis meĥanikon kiun li fine ne plu regis. Al liaj cedoj, la okcidentanoj respondas per promesoj (legu la artikolon « NATO ne plietendiĝos eĉ unu colo orienten »), dum la germana demando ilustras la trompon, kiu instaliĝas.

Post la falo de la berlina Muro, s-ro Gorbaĉov subtenas la ideon de neŭtrala Germanujo (aŭ aliĝanta al ambaŭ defendo-aliancoj, NATO kaj Varsovia Traktato), inkluzivita en paneŭropa sekurec-strukturo, kiu baziĝu sur la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (KSKE), kreita en 1975 per la fina Akto de Helsinko. Ĉefa periodo de la orienta-okcidenta senstreĉiĝo, antaŭ la reveno de streĉiĝo ligita al la interveno de Sovetunio en Afganujo en 1979, tiu deklaro subskribita de tridek kvin ŝtatoj rezultis el marĉandado inter ambaŭ tendaroj. La okcidentanoj validigis la principon, de jaroj defenditan de Moskvo, pri la neŝanĝeblo de la landlimoj, tiel agnoskante la dividon de Germanujo kaj la sovetajn akiraĵojn en centra kaj orienta Eŭropo. Kompense, la socialista tendaro promesis respekti la homrajtojn kaj la fundamentajn liberecojn, « inkluzive de la pens-libereco, la konscienco-, religio- aŭ konvinko-libereco ». Sola konstanta instanco kie sidis kune Usono, Kanado, Sovetunio kaj ĉiuj eŭropaj landoj, la KSKE konsistigis laŭ Moskvo la unuan ŝtonon de alproksimiĝo de ambaŭ Eŭropoj.

En 1990, s-ro Gorbaĉov ne estas la sola defendanto de la paneŭropa opcio. La novaj orienteŭropaj gvidantoj, ofte eksdisidentoj markitaj de sia pacismo, ne deziras baskuli en la okcidentan tendaron. Ili preferas la kreadon de neŭtrala kaj senarmigita zono. La tagon post sia elekto kiel prezidanto de Ĉeĥoslovakujo, Vaclav Havel ŝokas la usonanojn ĉar li postulas la malaperon de ambaŭ defend-aliancoj kaj la eliron de ĉiuj fremdaj armeoj el centra Eŭropo. La germana kanceliero Helmut Koln koleras pro la deklaracioj de la orientgermana ĉefministro Lothar de Maizière, favoraj al la neŭtraligo de Germanujo. En aprilo 1990, Wojciech Jaruzelski, prezidanto de Pollando, la unua lando kiu malfermis la elektojn al nekomunistaj kandidatoj, akceptas la proponon de s-ro Gorbaĉov provizore plifortigi la trupojn de la Varsovia Traktato en orienta Germanujo, dum la tempo necesa por starigi paneŭropan sekurec-strukturon. Li eĉ proponas aldoni al ĝi polajn trupojn. Ja nur en februaro 1991 Hungarujo, Pollando kaj Ĉeĥoslovakujo forlasas tiun opcion, kreante la Visegràd-grupon : timante la revenon de la konservativaj komunistoj en Moskvo, ili asertas sian komunan volon ŝirmiĝi sub la usona pluvombrelo.

Flanke de Okcidenta Eŭropo, la gvidantoj kundividas la zorgon meti la bazojn de nova Granda Eŭropo pli aŭtonoma rilate al Vaŝingtono, eĉ se ili restas ligitaj al NATO. François Mitterrand deziras inkluzivigi la reunuigitan Germanujon en plilarĝigitan eŭropan sekurec-sistemon, lasante lokon por Rusujo. « Eŭropo ne plu estos tiu, kiun ni konas de duonjarcento. Hieraŭ dependanta de la du superpotencaj landoj, ĝi, same kiel oni hejmeniras, baldaŭ reeniros sian historion kaj geografion, li deklaras en sia bondezira parolado de la 31-a de decembro 1989. El la Interkonsento de Helsinki, mi esperas vidi naskon, en la 1990-aj jaroj, de eŭropa konfederacio, laŭ la vera signifo de la termino, kiu asocios ĉiujn ŝtatojn de nia kontinento. » Provante eviti izoliĝon de Sovetunio, li desegnas paneŭropan arkitekturon kiel samcentrajn cirklojn : la tiamaj 12 membroj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK) devus konsistigi « aktivan nukleon » interne de plilarĝigita kunlabor-strukturo enhavanta la eksmembroj de la Varsovia Traktato. Ankaŭ la brita ĉefministro Margaret Thatcher provas enigi en eŭropan kadron tiun potencan Germanujon survoje al restarigo. Ŝi en februaro 1990 sendas sian ministron pri eksterlandaj aferoj, s-ro Douglas Hurd, por antaŭenpuŝi en la intertraktado la opcion « plilarĝigita eŭropa asocio (…) akceptanta la orienteŭropajn landojn kaj, post ioma tempo, Sovetunion [4] ».

S-ro Gorbaĉov ne scipovis eltiri profiton el tiu efemera konverĝo. Ĉar, uzante la venkon de la Kristan-Demokrata Unio (CDU) ĉe la unuaj liberaj elektoj en Germana Demokratia Respubliko (GDR), en marto 1990, la kanceliero Kohl rekomendas simplan sorbon de la GDR fare de la Federacia Respubliko Germanujo (FRG). Tempopaso ludas favore al li kaj al la usona prezidanto George H. Bush, lia ĉefa aliancano. Sovetunio bezonas monon ; Vaŝingtono, kiu laŭdece ne povas financi sian kontraŭulon, ordonas al Bonn montriĝi malavara. La 13,5 miliardoj da germanaj markoj promesitaj de Germanujo, kiel kontribuon al la rehejmeniĝo de la sovetaj trupoj, igas Sovetunion pli komprenema kaj cedema.

Kun la Traktato pri Redukto de Strategiaj Armiloj (angle : START), en 1991, la okcidentanoj gajnis grandegan redukton de la rusaj nukleaj armilaroj ; la « popoldemokratioj » disfalis unu post la alia ; sed, kiam s-ro Gorbaĉov postulis ekonomian helpon ĉe la pintkunveno G7 en Londono en julio 1991, kelkajn tagojn post la dissolviĝo de la Varsovia Traktato, li ricevis neniun konkretan promeson. La disfalo de Sovetunio, en decembro 1991, donas la lastan baton, mortigan, al la paneŭropa projekto. NATO integras laŭ sinsekvaj ondoj la eksajn popoldemokratiojn, kaj la eksajn baltajn sovetajn respublikojn. La Eŭropa Unio same agas.

En 1993 Mitterrand skandaliĝas pro la aliĝo de orienteŭropaj landoj al NATO, alianco kiu laŭ li devus fariĝi pli politika ol armea. Ankaŭ en Usono, kelkaj voĉoj tre frue aŭdiĝas kontraŭ movo, kiu riskas naski en Rusujo la naciisman reagon, kiun ĝi celis eviti. Eĉ la patro de la doktrino pri reteno de la soveta ekspansiismo en 1946, George F. Kennan, publike mallaŭdas jam en 1997 la plivastigon de NATO kiel « la plej fatalan politikan eraron de Usono de post la milito ». Tiu decido, li diras « malutilos al la disvolvo de la rusa demokratio, restarigante la atmosferon de la malvarma milito (…). La rusoj ne havos alian eblecon ol interpreti la NATO-ekspansion kiel militan agon. Ili serĉos aliloke garantiojn por sia sekureco kaj sia estonteco » [5]. Kritikanto de la usona orgojlo, s-ro Jack Matlock, ambasadoro de Usono en Sovetunio de 1987 ĝis 1991, notas ke « tro da usonaj politikuloj rigardas la finon de la malvarma milito kvazaŭ temus pri milita venko. (…) La demando ne devus esti plilarĝigi aŭ ne NATO, sed prefere esplori kiel Usono povas garantii al la centreŭropaj landoj, ke ilia sendependeco estos protektata kaj, samtempe, krei en Eŭropo sekurecsistemon, kiu estus konfidinta la respondecon pri estonteco de la kontinento al la Eŭropanoj mem [6] ».

Ekskludita el la diskutoj pri Ukrainujo

EN LA 1990-aj JAROJ, malfortigita pro la ekonomia kaj socia ĥaoso, Rusujo ne plu povas defendi siajn geopolitikajn interesojn. Sed la timidecon de ĝia reago kaŭzas ankaŭ ties deziro reteni sian statuton de granda lando kaj privilegiita partnero de Usonanoj. Sed pri tiu punkto, la okcidentanoj lasis al ĝi kelkajn kialojn esperi. Moskvo reprenis sian nuklean armilaron dismetitan en la eksaj sovetaj respublikoj kun plena konsento de Vaŝingtono ; ĝi konservas sian sidlokon en la Sekurec-konsilio de UN ; ĝi estas invitita eniri la klubon de la grandaj kapitalismaj landoj, la G7, kiu tiam fariĝas G8. « Estis tiam eŭforia etoso, memoras la eksa vicministro pri eksterlandaj aferoj (1986-1990) Anatoli Adamichine. Ni pensis esti en la sama boato kiel la Okcidento [7]. » La rusaj gvidantoj ne tuj ekvidas la plilarĝiĝon de NATO kiel militan minacon. Ili pli maltrankvilas pri sia izoliĝo, kiun ili provas antaŭeviti [8]. Ekde la falo de la URSS, Boris Jelcin formulas la deziron ke lia lando aliĝu al la organizaĵo « en longa perspektivo ». Lia ministro pri eksterlandaj aferoj Andreî Kozyrev elvokas la eblon subordigi la Aliancon al la decidoj de la KSKE (baldaŭ fariĝinta la OSKE, Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo).

La interveno de NATO sen UN-mandato en eksa Jugoslavio en 1999 ekkonsciigas Rusujon pri la amplekso de ĝia izoliĝo. La Atlantika Alianco, al kiu ĝi ne apartenas, ŝajnas tiam al ĝi armita brako de la venkinta tendaro, tiom certa pri sia forto, ke ĝi intencas trudi ĝin, eĉ ekster sia zono. « La bombado de Beogrado fare de NATO estigis grandegan seniluziigon ĉe tiuj, kiuj, kiel mi, fidis la projekton de « komuna domo », konfidas al ni s-ro Juri Rubinski, unua politika konsilanto ĉe la rusa ambasadejo en Parizo de 1987 ĝis 1997. La elano al Eŭropo, impulsita de Gorbaĉov, tamen daŭre aplikis sian pozitivan inerciforton dum multaj jaroj. »

Oni ĝenerale akceptas, ke la alveno de eksagento de la sekretaj servoj ĉe la kapo de la rusa ŝtato, en 2000, markas rompon, kompare kun la Jelcin-jaroj, prezentataj kiel pli malfermaj al Okcidento kaj pli demokratiaj. Sed tio estas forgesi la tre eŭrop-favoran iniciaton, kiu markas la unuan mandaton de s-ro Putin, elektita de Jelcin kiel lia posteulo. En 2001 ĉe la tribuno de la Bundestag (germana Parlamento), li alvokas Eŭropon « unuigi siajn fortojn al la homaj, teritoriaj, naturaj, ekonomiaj, kulturaj kaj armeaj kapabloj de Rusujo ». Kaj, post la atencoj de la 11-a de septembro, Rusujo proponas kontraŭ-terorisman koalicion inspiritan de tiu, kiu venkis la naziojn dum la dua mondmilito. Sed tri monatojn poste, Usono, denove serĉanta armean superecon, anoncas, ke ĝi eliras el la traktato kontraŭ balistikaj misiloj ABM (el la angla : Anti-Ballistic Missile) subskribita de Leonid Breĵnev kaj Richard Nixon en 1972.

En februaro 2007, en Munkeno, s-ro Putin kritikegas la usonan unuflankismon : « Oni volas trudi al ni novajn limoliniojn kaj novajn murojn. » En 2008, Moskvo sendas siajn trupojn por bloki la ofensivon de la kartvela prezidanto kontraŭ la Sud-Osetio kaj nerekte kontraŭi novan ekspansion de NATO, ĉi-foje en Kaŭkazio. Li tamen ne rezignas pri dialogo kaj eĉ proponas, en novembro 2009, sekurec-traktaton en Eŭropo. Tiu propono estas ignorata.

Repuŝita marĝene de Eŭropo, Rusujo daŭrigas sian projekton de regiona ekonomia integrado kun eksaj sovetaj respublikoj (Kazaĥujo, Kirgizujo, Taĝikujo, Armenujo, Ukrainujo kaj Belorusujo). Sed ankoraŭ tiam, ĝi ne provas ignori Eŭropon, sian unuan komercan partneron kaj ĉefan celon de siaj gaso-eksportaĵoj. Ĝi male opinias ke, danke al tiu projekto, ĝi estas en pli bona pozicio por intertrakti partnerecon kun la Eŭropa Unio. Hodiaŭ ĝi akuzas la Union, ke ĝi ekskludis ĝin el la diskutoj pri la asociiĝa interkonsento kun Ukrainujo, kiu eksplodigis kverelon en 2013-2014. Rusujo opinias, ke, pro siaj historiaj kaj ekonomiaj ligoj, ĝi devus esti asociita al la diskutoj, dum en Eŭropo regas mala konvinko. « La ideo mem pri influzono de Rusujo estas konsiderata maljusta, analizas la brita politologo Richard Sakwa, dum la kampo de ĝiaj justaj interesoj kaj la maniero laŭ kiu ĝi rajtas esprimi ilin restas malpreciza [9] ».

« La tuteŭropa tendenco rompiĝis pro Krimeo », rekonas s-ro Rubinski. La rusaj gvidantoj ne multe flegas iluziojn pri la ebleco rehavi privilegian rilaton kun Eŭropo, kiun ili taksas konformiĝinta al la malamika politiko de Usono. « Tio, kion oni proponis al Rusujo, ne estas la Granda Okcidento, sed la aliĝo al la Okcidento laŭ historia kompreno, kaj en malsupera pozicio », resumas Sakwa. Ja precize tion Moskvo ne plu deziras : « Ni neniun petegos [forigi la sankciojn metitajn en 2014] », avertis la ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov okaze de komuna gazetara konferenco kun sia belga samulo, la 13-an de februaro 2018. Tiu partnereco, se ĝi iam relanĉiĝos, okazus tiam laŭ perspektivo tute malsama kiel la gorbaĉova vidado de reveno en Eŭropon. « La mondo ŝanĝiĝis. La epoko de blokaj kaj fermitaj aliancoj estas finita », diras Fiodor Loukianov, ĉefredaktoro de la revuo Russia in Global Affairs. « Kiam la eŭropanoj refariĝos prudentaj, ni ĉiam pretos konstrui tiun Grandan Eŭropon, aldonas s-ro Samarin. Ni celas integradon de la integradoj, tio estas alproksimiĝo kaj harmoniiĝo de la eŭropa Unio kaj la eŭropazia Unio. »

Rusujo nun rigardas Eŭropon kiel gravan partneron, sed ne plu kiel historian destinon. Kvankam li asertas, ke la rusa kulturo konsistigas « branĉon de la eŭropa civilizacio », s-ro Lavrov opinias « neeble disvolvi la rilatojn inter Rusujo kaj la Eŭropa Unio same kiel en la tempo de la malvarma milito, kiam ili estis en la centro de la tutmondaj aferoj. Ni devas bone noti la okazantajn potencajn procezojn en Azio-Pacifiko, en Proksim-Oriento, en Afriko kaj en Latin-Ameriko » [10]. Moskvo pretendas enkorpigi unu el la aktivaj polusoj de multpolusa mondo. La krizo de la eŭrozono, kaj poste la Briteliro perdigis al la Eŭropa Unio sian allogecon en la okuloj de la rusoj, kiuj kontentas pro la minacoj de malkuplado inter Eŭropo kaj Usono, portataj de s-ro Donald Trump. « Neniu volas ligiĝi kun dronanta ŝipo, asertas, en sia pariza oficejo, s-ro Gilles Rémy, direktoro de kompanio konsilanta kaj akompana por la francaj investantoj en la postsoveta spaco. La rusoj pasis de fascino al kompato. » Laŭ s-ro Vladislav Surkov, proksima konsilanto de s-ro Putin, la aneksado de Krimeo estis « la fino de la epika vojaĝo de Rusujo okcidenten, la fino de ties multaj nefruktodonaj provoj por esti inkluzivita en la okcidenta civilizo, fariĝi parenco de la « bona familio » de la eŭropaj popoloj [11] ». De nun, Moskvo akceptas sian « geopolitikan solecon ».

Hélène RICHARD

La aŭtoro

Hélène RICHARD


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Ĉu daŭrigi la „revolucion” aŭ batali kontraŭ la separismo ?

En Moskvo, trafikaj ŝtopiĝoj kaj revoj pri libereco

La ekonomio, kiel oni neniam klarigis al vi

Puni aŭ logi, la ukraina dilemo



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca.

[1] Vd. Marie-Pierre Rey, La Russie face à l’Europe. D’Ivan le Terrible à Vladimir Poutine, Flammarion, kol. « Champs histoire », Parizo, 2016.

[2] Vd. Guillaume Serina, Reagan-Gorbatchev. Reykjavik, 1986 : le sommet de tous les espoirs, L’Archipel, Parizo, 2016.

[3] Citita de Marie-Pierre Rey, « Gorbatchev et la “maison commune européenne”, une révolution mentale et politique ? », La Revue russe, n-ro 38, Parizo, 2012.

[4] Citita de Mary Elise Sarotte, 1989 : The Struggle to Create Post-Cold War Europe, Princeton University Press, 2009.

[5] Citita de Andreï Gratchev, Un nouvel avant-guerre ? Des hyperpuissances à l’hyperpoker, Alma, Parizo, 2017.

[6] Jack Matlock, Superpower Illusions : How Myths and False Ideologies Led America Astray–And How to Return to Reality, Yale University Press, New Haven, 2011.

[7] Lenta.ru, 15-a de majo 2018.

[8] Kimberly Marten, « Reconsidering NATO expansion : Acounter factual analysis of Russia and the West in the 1990s », European Journal of International Security, vol.3, n-o 2, Cambridge, junio 2018.

[9] Richard Sakwa, Russia Against the Rest : The Post-Cold War Crisis of World Order, Cambridge University Press, 2017.

[10] Sergej Lavrov, « Russia’s foreign policy in a historical perspective », Russia in Global Affairs, n-o 2, Moskvo, aprilo-junio 2016.

[11] Vladislav Surkov, « La solitude du métis » (en la rusa), Russia in Global Affairs, n-o 2, marto-aprilo 2018.


Akceptejo >> 1a septembro 2018

Ne plenumitaj promesoj kiuj kreis humiligo-senton

« NATO ne etendiĝos eĉ unu plian colon orienten »


de  Philippe DESCAMPS

« ILI PLURFOJE MENSOGIS AL NI, ili faris decidojn sen informi nin, ili metis nin en situacion de nereturnebla faro. Tio okazis kun la ekspansio de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo [NATO] orienten, kaj ankaŭ pri la instalo de armeaj infrastrukturoj ĉe niaj landlimoj. » En sia parolado praviganta la anekson de Krimeo fare de la rusa Federacio, la 18-an de marto 2014, la prezidanto Vladimir Putin esprimas sian amaran postsenton al la okcidentaj gvidantoj.

Iom poste, la Revuo de NATO respondas al li per proparolado celanta malmunti tiun « miton » kaj tiun « pretenditan promeson » : « La Okcidento neniam faris politikan, jure devigantan, promeson, ke ĝi ne plilarĝigos NATO trans la landlimojn de reunuiĝinta Germanujo », skribas s-ro Michael Rühle, estro de la sekcio pri energi-sekureco [1] . Per tiuj precizigaj vortoj, « jure devigantan », ĝi malkaŝas la sekreton. Dokumentoj antaŭnelonge malklasifikitaj [2] ebligas rekonstrui la tiamajn diskutojn kaj mezuri la politikajn promesojn de la Okcidento al s-ro Miĥail Gorbaĉov interŝanĝe kontraŭ liaj iniciatoj por ĉesigi la malvarman militon.

Tuj post alveno ĉe la regposteno de Soveta Unio, en 1985, s-ro Gorbaĉov instigas la landojn de la Varsovia Traktato entrepreni reformojn kaj rezignas uzi minacon de perforto (legu la art. Kiam Rusujo revis pri Eŭropo ). La 13-an de junio 1989, li eĉ subskribas kun Helmut Kohl, la kanceliero de Federacia Respubliko Germanujo, komunan deklaron konfirmantan la rajton de la popoloj kaj ŝtatoj memdecidi. La 9-an de novembro, la berlina Muro falas. Post la unua eŭforio, la ekonomiaj demandoj fariĝas urĝaj en la tuta centra Eŭropo. La loĝantoj de Germana Demokratia Respubliko (GDR) aspiras al la okcidenta prospero, kaj amasa transloĝiĝo minacas la regionan stabilecon. La debato pri la ekonomiaj reformoj rapide fariĝas debato pri la unuiĝo de ambaŭ Germanujoj, kaj pri la aliĝo de nova Germanujo al NATO. La franca prezidanto François Mitterrand akceptas la evoluon, kondiĉe ke ĝi okazas respektante la landlimojn, demokratie, pace, en eŭropa kadro [3]... kaj ke Germanujo aprobas lian projekton pri mona unio. Ĉiuj eŭropaj gvidantoj sin deklaras precipe zorgantaj domaĝi s-ron Gorbaĉov.

La usona administracio subtenas la germanan kancelieron, kiu rapide antaŭeniras. En Moskvo, la 9-an de februaro 1990, la usona ministro pri eksteraj aferoj James Baker multigas la promesojn antaŭ Edouard Chevardnadze, la soveta ministro pri eksteraj aferoj kaj s-ro Gorbaĉov. Ĉi-lasta klarigas, ke la integrado de unuiĝinta Germanujo en NATO renversus la armean kaj strategian ekvilibron en Eŭropo. Li rekomendas ke Germanujo estu neŭtrala, aŭ partoprenu en ambaŭ aliancoj – NATO kaj Varsovia Traktato -, kiuj fariĝu strukturoj pli politikaj ol armeaj. Responde al tio, s-ro Baker uzas la timigan argumenton de Germanujo tute sendependa kaj kapabla sin ekipi per nuklea armilo, tamen asertante, ke la diskutoj inter ambaŭ Germanujoj kaj la kvar okupantaj ŝtatoj (Usono, Britujo, Francujo kaj Sovetunio) devas garantii, ke NATO ne pli etendiĝos : « La nuna armea jurisdikcio de NATO ne etendiĝos unu colon plian orienten », li trifoje asertas.

« Supozante, ke la reunuiĝo okazos, kion vi preferas ?, demandas la usona ministro. Unuiĝinta Germanujo ekster NATO, tute sendependa kaj sen usonaj armeoj ? Aŭ unuiĝinta Germanujo konservinta siajn ligojn al NATO, sed kun garantio, ke la institucioj kaj trupoj de NATO ne etendiĝos orienten trans la nunan landlimon ? » « Nia registaro intencas tre zorge diskuti ĉiujn tiujn demandojn, respondas s-ro Gorbaĉov. Estas ja evidente, ke plilarĝigo de la NATO-zono ne estas akceptebla. » « Ni konsentas pri tio » konkludas s-ro Baker.

LA MORGAŬAN TAGON, la 10-an de februaro, estas la vico de Kohl viziti Moskvon por trankviligi s-ron Gorbaĉov : « Ni opinias, ke NATO ne devas plilarĝigi sian ago-kampon, asertas la kanceliero de okcidenta Germanujo. Ni devas trovi prudentan rezolucion. Mi bone komprenas la interesojn de Sovetio pri sekureco. » S-ro Gorbaĉov respondas al li : « Temas pri serioza demando. Pri defendaj aferoj neniu diverĝo devas esti allasita. Ili diras, ke NATO disfalos sen la Federacia Respubliko Germanujo (FRG). Sed, sen la GDR, ankaŭ la Varsovia Traktato ne transvivos... »

Fronte al la usona reĝisoro Oliver Stone, en julio 2015, s-ro Putin ekas ridogrimacon elvokante tiun gravan epizodon de la historio de la internaciaj rilatoj : « Nenio estis oficiale skribita. Tio estis eraro de Gorbaĉov. En politiko, ĉio devas esti skribita, eĉ se ankaŭ skribitaj garantioj estas ofte malrespektataj. Gorbaĉov nur diskutis kun ili kaj konsideris, ke tiu parolo sufiĉas. Sed ne tiel okazas la aferoj. [4] ! »

Historio galopas. Ĉiuj reĝimoj de centra Eŭropo estas falintaj. La solaj solidaj garantiaĵoj, kiuj restas ĉe Sovetio en la intertraktado estas la Postdam-Interkonsentoj de aŭgusto 1945 kaj la ĉeesto de 350 000 sovetiaj soldatoj sur la germana grundo. S-ro Baker denove iras al Moskvo la 18-an de majo 1990 por elmontri al s-ro Gorbaĉov, ke liaj pozicioj estas konsiderataj : « NATO evoluos por fariĝi pli politika organizaĵo. (…) Ni strebas, en diversaj forumoj, transformi la KSKE [Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, estonta OSKE] en konstanta institucio, kiu fariĝu unu el la bazoj de la nova Eŭropo. » S-ro Gorbaĉov tuj akceptis la proponon : « Vi diras, ke NATO ne estas kontraŭ ni, ke ĝi estas nur sekurec-strukturo adaptiĝanta al la nova realo. Ni do proponos aliĝi al ĝi. »

Mitterrand renkontas s-ron Gorbaĉov la 25-an de majo 1990 en Moskvo kaj diras al li : « Mi ja memorigas al vi, ke mi estas persone favora al iom-post-ioma malkonstruo de la armeaj blokoj. » Li aldonas : « Mi ja ĉiam diris : la eŭropa sekureco estas ne ebla sen Sovet-Unio. Ne ĉar Sovet-Unio estas dotita per potenca armeo, sed ĉar ĝi estas nia partnero. » La franca prezidanto tuj poste skribas al sia usona samulo, ke la firma kontraŭeco de s-ro Gorbaĉov al la ĉeesto de reunuiĝinta Germanujo en NATO ŝajnas al li « nek afektita, nek taktika », precizigante, ke la soveta gvidanto « ne plu havas multe da eblecoj libere agi ».

MALGRAŬ la ekonomia malpliboniĝo, s-ro Gorbaĉov plifortigas sian povon. Elektita prezidanto de Soveta Unio en marto, li forpelas la konservativulojn okaze de la Kongreso de la komunista Partio de Sovet-Unio, komence de julio. La lasta politika akto okazas la 16-an de julio en la montara vilaĝo Arhiz, en norda Kaŭkazo. Kompense de la retiriĝo de la sovetaj trupoj el la estonta Germanujo unuiĝinta kaj membro de NATO, Kohl engaĝiĝas antaŭ s-ro Gorbaĉov akcepti la landlimojn de 1945 (Oder-Neisse-limo), havi neniun teritorian postulon, preskaŭ duone malpliigi la soldat-nombron de la Bundeswehr, rezigni pri ĉia ABC-armiloj (atomaj, bakteriologiaj aŭ ĥemiaj) kaj pagi grandan sumon kiel « helpon al foriro ».

La interkonsento estas konfirmita en la traktato pri reunuiĝo de Germanujo subskribita la 12-an de septembro 1990 en Moskvo. Sed tiu teksto traktas la demandon pri etendiĝo de NATO nur rilate al la teritorio de la eks-GDR post la retiriĝo de la sovetaj trupoj : « Armeoj kaj nukleaj armiloj aŭ vektoroj de eksterlandaj nukleaj armiloj ne estos deponitaj en tiu parto de Germanujo, nek estos deplojitaj [5]. » Lastminute la sovetoj hezitas. Por ricevi ilian subskribon, la germanoj aldonas frazon precizigantan, ke « ĉiuj demandoj koncerne la aplikadon de la vorto « deplojita » (…) estos deciditaj de la registaro de unuigita Germanujo, prudente kaj respondece, konsiderante la sekurec-interesojn de ĉiu kontraktanta parto. » Neniu teksto rilatas al la aliaj landoj de la Varsovia Traktato.

Komence de 1991, la unuaj aliĝpetoj al NATO alvenas de Hungarujo, Ĉekoslovakujo, Pollando kaj Rumanujo. Delegitaro de la rusa Parlamento renkontas la ĝeneralan sekretarion de NATO. Manfred Wörner asertas al ĝi, ke dek tri membroj de la NATO- konsilio el dek ses esprimas sin kontraŭ plilarĝiĝo, kaj aldonas : « Ni ne devus permesi izoligon de Sovet-Unio. ».

Eksa konsilisto de s-o Gorbaĉov, s-ro Andrej Graĉev komprenas la motivojn de la centr-Eŭropaj landoj « apenaŭ liberigitaj de la soveta dominado » kaj havantaj en sia memoro la « enmiksiĝojn » de la cara Rusujo. Sed li ja kritikas la « malnovan politikon de ’sanitara kordono’ », kiu kondukis poste al plilarĝigo de NATO al ĉiuj landoj de la Varsovia Traktato, kaj eĉ al la tri baltaj eks-sovetaj respublikoj : « La pozicio de la usonaj « falkoj » estas tre malpli akceptebla, rivelanta profundan nescion pri la realeco kaj nekapablon eliri el la ideologiaj kadroj de la malvarma milito [6]. »

Philippe DESCAMPS


La aŭtoro

Philippe DESCAMPS
Ĵurnalisto
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Rusujo survoje al malkresko de sia loĝantaro

La longa parlamenta marŝo de la nepalaj maoistoj

Sobreco kontraŭ malabundo

De scienco al politiko



Tradukita de:
Jeanne-Marie Cash
el la franca

[1] Michael Rühle, « L’élargissement de l’OTAN et la Russie : mythes et réalités », Revue de l’OTAN, 2014.

[2] « NATO expansion : What Gorbachev heard », National Security Archive, 12-a de decembro 2017, https://nsarchive.gwu.edu., krom kontraŭa mencio, ĉiuj citaĵoj devenas el tiuj dokumentoj.

[3] Vd. Maurice Vaïsse kaj Christian Wenkel, La Diplomatie française face à l’unification allemande, Tallandier, Parizo, 2011.

[4] Oliver Stone, Conversations avec Poutine, Albin Michel, Parizo, 2017. Konversacioj ankaŭ disaŭdigitaj tra France 3, de la 26-a ĝis 28-a de junio 2017.

[5] « Traité portant règlement définitif concernant l’Allemagne », www.cvce.eu

[6] Andreï Gratchev, Un nouvel avant-guerre ? Des hyperpuissances à l’hyperpoker, Alma éditeur, Parizo, 2017.


Akceptejo >> 1a aŭgusto 2018

Hieraŭ revoluciuloj kaj rivaloj


de  Serge HALIMI

Eĉ la plej bonaj specialistoj povas trompiĝi. La libro de la ĵurnalisto François Fejtö komencas jene : “17-an de Oktobro 1961 : jen dato memorigota de la aŭtoroj de historiaj manlibroj.” Ĝi estis memorigita, sed pro alia kaŭzo ol kiun li imagis. Ĝi estis asociata precipe kun la murdo de dekoj kaj alĝeriaj manifestaciantoj fare de la pariza polico, dum, en sia verko pri la “granda komunista skismo”, Ĉinujo-USSR. La fino de hegemonio, aperinta en 1964, Fejtö opiniis, ke ĝi markos “la finon de la sovetia hegemonio sur la internacia komunista movado”. [1] Sur la tribuno de la 22-a kongreso de la Komunista Partio de la USSR (KPUSSR), kun ĉeesto de la okcideta gazetaro, la ĝenerala sekretario Nikita Ĥruŝĉovo efektive sentis sin devigata kritikegi la albanajn komunistojn, kiuj tiam estis porĉinaj.

Kelkajn jardekojn poste, du afero mirigas pri tiu granda disputo, kiu en la jaro 1969 degeneris en armitajn alfrontiĝojn inter la du ŝtatoj. Unue, la forgeso : neniu plu mencias la ĉinan-sovetian ideologian konflikton. Ĝi tamen disŝiris la komunistan movadon kaj, dum kvarona jarcento, transformis la internaciajn rilatojn. Poste, la sekreto : la malboniĝo de la rilatoj inter la du precipaj komunistaj partioj de la planedo – kaj inter la ŝtatoj, kiujn ili gvidis – okazis ekde 1956. Sed ĝia publikeco, la detalo de ĉiuj malkonsentoj kiuj ampleksigis ĝin, eksplodis nur kvin jarojn poste. Ĝis la 17-a de Oktobro 1961, notas Fejtö, “la du partioj klopodis por teni sian disputon en ia kaŝeco. La kritikoj, riproĉoj, plendoj, estis esprimataj en ĉifrita lingvaĵo, kun minimumo da travideblo necesa por ke la celataj personoj ne trompiĝu pri la senco de la averto.” [2]

La ĉinoj do kondamnis la “reviziismon” de la jugoslavaj gvvidantoj des pli akre ke Moskvo kaj la porsovetiaj partioj rerilatis kun Tito. Kaj la sovetianoj kritikis la albanojn, ĉar ili sciis, ke tiuj troviĝis sur la linio de Pekino. Tamen la kolektiva disciplino (kaj la neekzisto de Twitter … ankoraŭ ebligis, ke parolado de sovetia gvidanto, en februaro de 1956, antaŭ asembleo de ŝtoniĝintaj komunistaj delegitoj, detaligis la krimojn atribuatajn al sia antaŭulo, Jozefo Stalino, restis sekreta dum pluraj semajnoj. La aŭtenteco de lia enketo estis eĉ dubigita de iuj el tiuj, kiuj aŭdis aŭ legis ĝin – kaj kiuj certe ne forgesis ĝin.

La publika akuzo de la stalinismo, fare de Ĥruŝĉovo, malfermis la dosieron de la ĉinaj-sovetiaj plendoj. Mao ne akceptis, ke tiom grava decido, kies sekvon por la tuta internacia komunista movado ĉiu povis imagi, estis farita nur de la sovetia partio. Krom ke la kritiko de la “person-kulto” ne ŝajnis al li urĝa, precipe en Ĉinujo, li timis, ke la mallaŭdo de Stalino malfortigos ĉiujn komunistajn gvidantojn, kiuj estis lin subtenintaj – do preskaŭ ĉiujn, kiuj postvivis lin.

Tamen Mao gardis sin difini sian strategion laŭ la konsiloj, ĝenerale katastrofaj, de siaj sovetiaj kamaradoj. Stalino, kvankam li vere ne ŝatis kontraŭstaron al sia aŭtoritato, mem amuziĝis pri tio en 1948, kiam li konfesis, ke la ĉinoj ne obeis, kiam “ni brutale diris al ili, ke niaopinie la ribelo de Ĉinujo havas nenian ŝancon sukcesi kaj ke ili sekve devas serĉi manieron kunvivi kun Ĉjang-Kaj-Ĉek, eniri en lian registaron kaj malfondi sian armeon. Ili faris la malon, kaj hodiaŭ ĉiuj povas vidi tion : ili estas batalantaj Ĉjang-Kaj-Ĉek-on.” [3]

Krom “la demando pri Stalino”, titolo de artikolo de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) kiu la 13-an de septembo 1963 detale pritraktis siajn malkonsentojn kun la KPUSSR, la ĉefa malkonsento inter la du organizaĵoj temis pri la paca kunekzistado. Ankaŭ en la jaro 1956, dum la 20-a kongreso de la KPUSR, la sovetia gvidanto, laŭ la ĉinaj komunistoj, “formulis erarajn vidmanierojn pri la imperiismo, la milito kaj la paco.” [4]

Kiuj ? Post superi la obsedon de encirkligo, kiu karakterizis la stalinan periodon, Moskvo imagis, ke la allogo, tiam reala, de la sovetia modelo povus, sen alfrontiĝo kun la imperiismo, venigi novajn ŝtatojn en ĝian reg-regionon. La atomarmilo – kiu “ne distingas inter la klasoj” – cetere faris la sovetianojn kunrespondecaj kun Usono pri la monda paco. Tion la raketo-krizo en Kubo ŝajnis klonfirmi en la jaro 2962.

Mao rifuzis tiun analizon, kiun li kvalifikis kiel “reviziisman”. Li taksis ke, “ĉar la socialistaj fortoj akiris premegan superecon super la imperiismaj fortoj”, do oni profitu tion. Nu, pro sia timo de la usonaj “papertigroj”, sed ankaŭ pro sia suspektataj interkonsentoj kun la okcidentaj gvidantoj, Ĥruŝĉovo minacis “paralizi” la revoluciajn movadojn de la tria mondo. Kaj la teruron de atommilito, tiun Mao relativigis jam en 1957 : “Se duono de la homaro neniiĝus, tiam restus ankoraŭ duono, sed la imperiismo estus komplete detruita, kaj en la tuta mondo ekzistus jam nur la socialismo. Post duona aŭ tuta jarcento la loĝantaro denove pliiĝus kaj eĉ pli ol duone.”

Ĉu li vere pensis tion aŭ ĉu li volis, ke la “imperiistoj” imagu lin nefleksebla en kazo de fortoprovo ? Tio hodiaŭ ne vere gravas. Des pli ke, repaciĝintaj ankaŭ pri tiu ĉi punkto, Rusland kaj Ĉinujo eksterordinare agadis por ke la perspektivo de la “socialismo en la tuta mondo” en tiuj ĉi la lastaj jaroj ne multe progresu … [5]

En la franca : « Les divergences entre la direction du PCUS et nous – leur origine et leur évolution », rédaction du Renmin Ribao (Le Quotidien du peuple) et rédaction du Hongqi, Éditions de Pékin, 6 septembre 1963.

En Esperanto : “La origino kaj disvolviĝo de la malakordoj inter la gvidantoj de KPSU kaj ni. komento pri la malferma letero de la Centra Komitato de KPSU, de la redakcio de Renmin Ribao kaj Ruĝa Flago. Fremdlingva Eldonejo, 1963, 64 paĝoj (= n-ro 9 de la serio, vd https://eo.wikipedia.org/wiki/Fremd...)


La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] François Fejtö, Chine-URSS. La fin d’une hégémonie. Les origines du grand schisme communiste, 1950-1957, Plon, Parizo, 1964.

[2] François Fejtö, Chine-URSS. Le conflit. Le développement du grand schisme communiste, 1958-1965, Plon, 1966.

[3] Citita de Vladimir Dedijer, Tito parle…, Gallimard, Parizo, 1953.

[4] “Les divergences entre la direction du PCUS et nous – leur origine et leur évolution” [“La disopinioj inter la gvidantoj de la KPUSR kaj ni – ilia origino kaj ilia evoluo”] (Le Quotidien du peuple) kaj redaktejo de Hongqi, Eldonoj de Pekino, 6-an de septembro 1963.

[5] Pri la evoluo de la Popolrespubliko Ĉinujo kaj aktualan pritakson de ĝia evoluo vidu la libron de Theodor Bergmann : “Strukturproblemoj de la komunista movado. Erarvojoj, kritiko, novigo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano. Embres-et-Castelmaure, Monda Asembleo Socia (MAS), 2017, ISBN 978-2-36960-095-4. -vl



Akceptejo >> 1a aŭgusto 2018

La fabelo de la 31-a de aŭgusto 2013


de  Serge HALIMI

ANTAŬ PRECIZE kvin jaroj, interpreto de la historio de internaciaj rilatoj triumfis en ĉiuj okcidentaj ĉefurboj. Metode gurdata, ĝi fariĝis oficiala religio. Ĝi rakontas, ke en la substanco la prezidanto Barack Obama faris eraron kun gravaj sekvoj, la 31-an de aŭgusto, per tio ke li ne atakis la sirian armeon post kiam tiu ĉi kulpiĝis je mortiga ĥemia atako en antaŭurbo de Damasko. Laŭ tiu rakonto, tiu etanimeco garantiis, ke reĝimo, kiu masakris parton de sia loĝantaro, restu en la potenco. Tamen, asertas la tiama franca prezidanto François Hollande inter multaj aliaj, “la siria reĝimo ne estis la sola, kiu kredis ke ĝi rajtas fari ĉion. Vladimir Putin komprenis, ke li povas aneksi Krimeon kaj malstabiligi la orientan Ukrainujon.” [1] Tia rekonstruado de la historio, nobligata per nepre referenco al Winston Churchill (kiu komprenis, ke la interkonsentoj de Munĥeno malfermos la vojon al kromaj naziaj agresoj), apriore pravigas la antaŭmalhelpajn militojn kaj la politikon nomatan “perforta paco”. Speciale kontraŭ Ruslando.

Parolon al la defendo. Instruita de la usonaj aventuroj en Afganujo, en la Proksim-Oriento kaj en Libio, kiujn instigis alarmaj kaj mensogaj analizoj de la usonaj informservoj, la prezidanto Obama sciis pri la kostoj, se oni dependigas la krediton de lando de ada interveno de ĝiaj armeoj en fremdaj landoj. “Ĉu ni ne devus ĉesigi la du militojn, kiujn ni komencis, antaŭ ol lanĉi nin en trian ?”, sugestis al li mem, koncerne Sirion, lia antaŭa defend-ministro Robert Gates. [2]

Paradokse, iuj el la plej senkonsolaj pledantoj por tiu interveno – la New York Times kaj ĉiuj eŭropaj gazetoj, kiuj kopias ĝiajn ĉefartikolojn – ŝatas denunci la prezidantan absolutismon kaj insisti pri la respekto al la kontraŭpotencoj kaj al la juro. Nu, okcidenta bombado de Sirio ne signifis laŭleĝan defendon kaj ne povis apogi sin sur ia ajn permeso de la Unuiĝinta Naciaro (UN). Ĝi ankaŭ ne ĝuis apogon de la okcidenta publika opinio, nek tiun de la usona parlamento, nek tiun de la plej fidela aliancano de tiu lando, Britujo, kies malsupra ĉambro de la parlamento esprimis sin kontraŭ tio.

Eblas ankaŭ elekti aliajn komparojn ol kun Churchill kaj Munĥeno. Ekzemple la jenan : en 1991 internacia koalicio, surbaze de rezolucio de la UN, devigis la irakan armeon foriri el Kuvajto. Ekde kiam tiu celo estis atingita, la novkonservativuloj riproĉis al la usona prezidanto George H. Bush, ke li ne iris “ĝis la fino” renversante Saddam Hussein. Kaj, dum pli ol dek jaroj, ili gurdadis, ke preskaŭ ĉiuj problemoj de tiu regiono devenas de tiu tragedia ne-agado.

En la jaro 2003 ilia deziro estis fine plenumita ; Churchill reinkarnigita ; Irako okupata ; Saddam Hussein pendumita. Ĉu la Proksim-Oriento post tiam vere similas al paradizo ?

Serge HALIMI.


La aŭtoro

Serge HALIMI


La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

Por la krizo de la merkato, rimedoj de merkato ...

La porusona obsedo

Ideoj ekde nun konsiderataj "naturaj"

Kripta koto



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] François Hollande : “Quel est cet allié turc qui frappe nos propres alliés ?” Le Monde, 12-an de marto 2018.

[2] Citita de Jeffrey Goldberg, “The Obama doctrine”, The Atlantic, Bostono, aprilo 2016.


Akceptejo >> 1a aŭgusto 2018

Naskiĝo de turisma celo

Kaj Eŭropo kreis Kompostelon


Sur la vojo de Galegio, la padoj de Sankta Jakobo ĉiujare allogas centmilojn da migrantoj. Iniciinto de tiu sukceso, Konsilio de Eŭropo efektivigis revon, kiun la papoj Leono la 13-a kaj Johano Paŭlo la 2-a havis same kiel Francisco Franco : per tiu rimedo flegi la kristanajn radikojn de la malnova kontinento, eĉ flankenmetante historion kaj geografion.



de  Lola Parra CRAVIOTTO

Por atingi Kompostelon, en Galegio, pli ol 80 000 kilometroj da padoj estis signalmarkitaj "vojoj al Sankta-Jakobo". Venante el nordo (Skandinavaj landoj) aŭ de oriento (Litovio), la moderna pilgrimulo povas laŭiri reton de vojoj dismetitaj sur la tuta kontinento celantaj al nord-okcidenta pinto de Hispanio. En 2017 la nacia geografia instituto de Hispanio publikigis, kunlaborinte kun la Hispana federacio de amikoj de la padoj de Sankta-Jakobo, maparon prezentitan kiel kompletan de la vojoj al Kompostelo.

Tiun jaron, pli ol 300 000 homoj laŭiris almenaŭ ties cent lastajn kilometrojn, piede, ĉevalrajdante, aŭ la du cent lastajn bicikle, por omaĝi la tombegon de la apostolo kaj ricevi sian pilgrimatestilon [1]. Dekmiloj da aliaj kontentiĝis per parto de la vojiro. Kvankam preskaŭ la duono (44%) el tiuj, kiuj atingis la celon venis el Hispanio, la pilgrimintoj venis ankaŭ el Italio, Germanio, Usono, Portugalio, Francio, sume 177 landoj. Multaj havis motivon religian (43%) aŭ samtempe religian kaj kulturan (47%). Tia vizitnombro estas rekordo en la historio de tiu pilgrimo, reinventita de la katolika eklezio kaj de la Eŭropaj institucioj. Antaŭ nur kvindek jaroj, tiuj padoj estis preskaŭ forlasitaj. Ekzemple, en 1970 la katedralo de Sankta-Jakobo donis nur 68 pilgrimatestilojn [2].

La kelkaj akireblaj malnovaj mapoj enhavas nur la Hispanajn kaj Francajn vojojn. Kaj tiuj mapoj estis kreitaj nur en la moderna epoko, el la Libro 5 de Sankta Jakobo, deveninta el Codex Calixtinus, kolekto de manuskriptoj datiĝintaj de la 12-a jarcento. Retrovita en la 19-a jarcento en la arkivoj de la katedralo de Kompostelo, la Libro 5 estis francigita de Jeanne Vielliard en 1938, kun la diskutebla titolo Gvidlibro de la pilgrimanto al Sankta Jakobo, kaj estis uzita kiel bazo por la restarigo de la mezepoka mito (legu la ĉisuban artikoleton). La korpo de la apostolo, sankta patrono de Hispanio, kiu estis kaŝita kaj poste forgesita en la 16-a jarcento, estis oportune retrovita kelkajn tempojn post Codex Calixtinus. "La vereco de tiu retrovo estis kontestita, same kiel jam estis kontestita la unua trovo de la relikvoj en la 9-a jarcento, klarigas al ni Ofelia Rey Castelao, profesoro pri moderna historio en la universitato de Sankta-Jakobo-de-Kompostelo [3]. Temis pri provo por revigligi urbon, kiu estis en krizo kaj perdanta gravecon administracie kaj eklezie." La papo Leono la 13-a per katedra letero en 1884 aŭtentigis la relikvojn de la apostolo. Tiel naskiĝis la moderna pilgrimo. De tiam, multaj reklamas ĝin.

Dubemaj historiistoj

Unue kaj ĉefe la generalo Francisco Franco. Deveninta el Galegio, la murdisto de la respublikana Hispanio, kiu regis la landon de 1939 ĝis sia morto en 1975, bone konas la legendon. Tuj en 1937, dum la Hispana enlanda milito, li restarigas la nacian oferon al apostolo, deklaras la tagon de Sankta Jakobo nacia ferio kaj vizitas la sanktejon por danki la apostolon pro la bona, el lia vidpunkto, disvolvado de la milito. Laŭ La gran enciclopedia del camino de Santiago, oni trovas en la oferoj de Franco "la postulon de Sankta Jakobo kiel normo de Hispana unuiĝo, kontraŭ la diversaj malamikoj de la reĝimo [4]". "Ekde la fino de la milito, Franco malfermigas la arkivojn de la katedralo de Kompostelo kaj instigas al studoj pri Sankta Jakobo, klarigas la mezepokisto Denise Péricard-Méa [5]. La reĝimo laŭdas la pilgrimon ĉar ĝi tion vidas kiel ilon por remalfermi Hispanion al Eŭropo, kaj venigi kristanojn el la tuta mondo. Dum la nacia ofero de 1948, Franco esprimas sian deziron malfermi la vojon al Sankta Jakobo preter la fera kurteno, tiel starigante Sanktan Jakobon kontraŭ la komunista malamiko." En 1965, la ministro pri informado kaj turismo, la Galego Manuel Fraga Iribarne, lanĉas la unuan internacian turisman reklaman kampanjon. Okaze de la Kompostela sankta jaro (kiam la tago de Sankta Jakobo, la 25-a de julio, okazas dimanĉe), gravaj laboradoj komenciĝas por plibonigi la vojon kaj la konstruaĵojn, kiuj randostaras, kaj por gastigi la pilgrimantojn. Sed, en tiu epoko, la grandega plejmulto de la vojaĝantoj daŭre preferas la sudajn strandojn al religia turismo en la nord-okcidento...

Dum sia vizito en 1982 (sep jarojn post la morto de Franco), la papo Johano Paŭlo la 2-a antaŭmetas la vojon al Sankta Jakobo : "El Sankta-Jakobo-de-Kompostelo, mi ĵetas al ci, malnova Eŭropo, krion plenan de amo : estu ci mem. Malkovru cian devenon. Revigligu ciajn radikojn, kiuj igis cian historion gloran kaj donacas cian ĉeeston al aliaj kontinentoj." La asocio Amigos de los pazos (amikoj de la Galegaj nobeldomoj) la saman jaron sendas petskribon al prezidanto de la parlamenta asembleo de Konsilio de Eŭropo, la Hispano José María de Areilza, eksambasadoro de la reĝimo de Franco iĝinta oponanto al generalo kaj fervora Eŭropisto. En 1987, la konsilio de Eŭropo donas gravan helpon nomumante tiujn vojojn kiel unuan kulturan Eŭropan vojiron, kaj tio faciligos la petojn por mono al Eŭropa Unio tra ĝiaj diversaj programoj, Eŭropa Fonduso por Regiona disvolvado (FEDER), Interreg, Ligo inter kamparaj ekonomiaj disvolvadaj agoj (Leader), ktp, de tiam ofte mobilizataj.

"Kvankam ni parolis en nia peto nur pri la camino francés (franca vojo), la plej uzata vojiro, kiu iras de Pireneoj al Kompostelo, Konsilio de Eŭropo plivastigis nian projekton al ĉiuj vojoj ", rememorigas S-ro Juan Manuel Lòpez-Chaves Meléndez, honora prezidanto de la asocio. La konsilio instigas la Eŭropajn landojn trovi padojn : "Tio estis interesega tasko, reuzigi malnovan vojon de jarmila pilgrimo, kiu cetere estis civilizacia vojo, kiel ian koherigan Eŭropan vojon. La ĉeesto, en tiu epoko, de la Hispana diplomatio multe helpis, precipe tiu de Marcelino Oreja, tiama ĝenerala sekretario de la konsilio, kiu proponis la kreon, el la vojoj al Sankta Jakobo, de programo de kulturaj vojiroj montrantaj la Eŭropajn komunajn heredaĵojn kaj memoraĵojn", precizigas S-ro José Marìa Ballester, eksdirektoro pri kulturo kaj kulturaj kaj naturaj heredaĵoj en la konsilio. Ni kreis fakulan grupon, kiu konfirmis la gravecon de la vojoj en la historio de la konstruo de Eŭropo. Ili ja estis lokoj de renkontiĝoj por la civitanoj kaj helpis kulturan dialogon dum la historio."

Tamen, ekde 1988 la historiistoj estis dubemaj. Kvankam la camino francés ja estas bone videbla linio sur la Hispanaj mapoj, la cetero de la reto ŝajnas ja malpli certa. Dum kongreso organizita en Bavario de Konsilio de Eŭropo, Hedwig Röckelein, profesoro pri mezepoka historio en la universitato de Götingen en Germanio, ne kaŝis siajn dubojn : "Spuroj de pilgrimintoj kaj kultoj al Sankta Jakobo ekzistas en Germanio kaj Svislando, sed neniu konstatebla pruvo ligas ilin al vojoj al Kompostelo, ŝi nun resumas. Tiujn lastajn tridek jarojn, la rekonstruo de la vojreto en Eŭropo, precipe en Germanio, fariĝis el la lokoj, kie ekzistis kirkoj aŭ interfrataroj dediĉitaj al Sankta Jakobo. Sed piado al apostolo ne estas nepre ligata al pilgrimado. Cetere neniam ekzistis vojoj rezervitaj al pilgrimantoj. Ĉi lastaj uzis la ĉefajn komercajn vojojn, kiuj nun foje estas aŭtososeoj malpermesitaj al piedmigrantoj. Do identigi padojn por pilgrimuloj estas pragmata elekto sen iu ajn historia bazo."

Por la eklezio ne gravas la vojoj, kiujn oni laŭiras. En 1989 la papo revenis al Kompostelo por prezidi la Mondajn Junularajn Tagojn, kiuj arigas duonmilionon da homoj. Tiun jaron 5760 pilgrimantoj akiris la pilgrimatestilon, kontraŭ 1868 sep jarojn antaŭe. "Johano Paŭlo la 2-a volis novan evangelimision. Li vidis en la pilgrimo ekzalton de la kristanaj valoroj komunaj al la tuta Eŭropo", klarigas S-ro Rafael Sànchez Bargiela, direktoro de la societo, kiu regas la planon Xacobeo (adjektivo ligita al la biblia nomo de Sankta Jakobo), entrepreno kreita en 1991 de la regiona registaro de Galegio por turisma kaj kultura promocio de la vojoj [6]. Tiu plano celas revigligi la vojojn por la Kompostela sankta jaro 1993, pere de internacia programo : ekspozicio, koncertoj, sciencaj kaj kulturaj renkontiĝoj, ktp. Troviĝas kiel prezidanto de la Galega regiona registaro Fraga, la eksministro pri turismo de Franco, ankaŭ fondinto de Popola Alianco, kiu iĝis Popola Partio en 1989.

"En la kondiĉoj de la olimpiaj ludoj de Barcelono kaj la universala ekspozicio de Sevilo, du grandaj okazaĵoj de 1992, Galegio serĉis kiel profiti el la "Hispana ondo", rakontas S-ro Sànchez. La plano Xakobeo 93 tiam donis ŝancon por disvolvado kaj ebligis bildrenovigon de Galegio, kiu ankoraŭ estis ĉefe agrokultura. Nominte la projekton "Xacobeo" oni kompletis la religian aspekton de la pilgrimo kaj faris el tiu nomo markon, kun simbolo kaj fetiĉbesto : Pelegrìn." La buĝeto trioblas [7], kaj la sukceso venas : 99 436 pilgrimantoj alvenas ĝis sia celo en 1993, tio estas dekoble pli ol la antaŭan jaron.

De tiam, la dek kvin publikaj gastejoj konstruitaj de la regiono por la sankta jaro Kompostela neniam fermis siajn pordojn. Nun ili eĉ estas sepdek en Galegio, kaj ekzistas ankaŭ pli ol kvar cent privataj laŭlonge de la tuta camino francés. En 1993 tiu vojo estas registrita en la listo de la monda heredaĵo de Unesco, same kiel, kvin jarojn poste, la padoj de Francio. Pro la malprecizeco de ilia vojiro kaj la debatoj, kiujn ili okazigas, la Franca ministrejo pri kulturo preferis enlistigon de sep vojopartoj kaj sepdek unu konstruaĵoj, kiuj atestas la pilgrimon laŭlonge de la "kvar vojoj" menciitaj en Codex Calixtinus.

Tiu Codex estas fakte simbola rakonto, kaj nur la padoj de Arlezo kaj Turo estas vere historiaj. Tiuj kvar vojoj, kiujn ĝi mencias, vizitataj de homamasoj venintaj el la kvar anguloj de la Tero, signifas fakte la kvar kompasdirektojn. Kiam iu studas la rakontojn de la pilgrimintoj, tiu konstatas, ke en Francio, ili uzis nur historiajn vojojn, ĉar la du aliaj estas tramontaraj, resumas la historiisto Adeline Rucquoi, membro de la Internacia fakula komitato de la vojoj al Sankta Jakobo kaj emerita direktoro por studoj de Nacia Centro por Scienca Esplorado (CNRS) [8]. Pilgrimuloj de Sankta Jakobo ekzistis ĉie en Eŭropo. Tio ne signifas, ke vojoj al Kompostelo ekzistis ĉie en la kontinento. Tamen ĉiam ekzistis ekonomiaj interesoj pri tio."

Nun, multaj komunumoj revas vidi parton de la vojoj sur sia teritorio. Markita vojo allogas turistojn kaj vigligas la lokan ekonomion...kun aŭ sen historiaj radikoj : "Iuj asocioj de amikoj de la vojo al Sankta Jakobo markas aliajn vojojn. Sed oni ne povas malhelpi ilin uzi ilin kaj marki ilin asertante, ke ili ne estas historiaj, klarigas S-ro Ballester. Cetere, ja tiel la historiaj vojoj ekaperis : ĉar pilgrimuloj uzis ilin."

La kvazaŭ mirakla sukceso de la vojoj al Sankta Jakobo animas ties randajn preĝejojn. Tamen tiu fervoro eskapas el la katolika eklezio, kiu revis ĝin : temas pli pri turisma modo ol pri spirita serĉado.

Lola PARRA CRAVIOTTO


Vojiro de Legendo

Naŭa jarcento : tombego prezentata kiel tiu de Jakobo la Pliaĝa, disĉiplo de Kristo laŭ Nova Testamento, estas trovita en Galegio en la terpinto de Hispanio. Neniu pruva elemento atestas vojaĝon de la apostolo en Hispanio, ne eĉ transigon de liaj relikvoj. Sed legendo kreskis. Oni oportune alvokas lian protekton kontraŭ la maŭroj, kiam la kristanaj ŝtatoj komencas la "rekonkeron" de la Ibera duoninsulo, parte okupita de la islamanoj ekde 711. Tiu afero estos finita nur en 1492 post la preno de Granado, dum la krucmilitistoj dufoje prenis kaj perdis Jeruzalemon. La bildo de la sankta kavaliro disvastiĝas depost la 16-a jarcento. Oni denove alvokas Sanktan Jakobon kontraŭ nova islama danĝero : la Otomanoj, kiuj prenis Konstaninopolon en 1453. Ekde la komenco, Eŭropo (okcidenta) estas tiu, kiu faris Kompostelon, kaj ne la malo.

L.P.C.


La aŭtoro

Lola Parra CRAVIOTTO
Ĵurnalisto.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

En Ĝibraltaro, lasta kolonio en Eŭropo



Tradukita de:
Thierry TAILHADES
el la franca

[1] laŭ la Ofico de la pilgrimulo, https://oficinadelperegrino.com/est...

[2] Laŭ la blogo Camino milenario, kiu citas la oficon de pilgrimulo, sed tiu lasta rifuzas konfirmi la nombrojn antaŭ 1965 (690 pilgrimintoj).

[3] Vidu Ofelia Rey Castelao, Les mythes de l’apôtre Saint Jacques, Eldonejo Cairn, Paŭo, 2011.

[4] La gran enciclopedia del camino de Santiago, Bolanda, 2010, havebla ĉe Xacopedia, retejo finacata de la regiona registaro de Galegio, http://xacopedia.com/Franco_Bahamon...

[5] Vidu : Denise Péricard-Méa, Le Matamore. Mythe, images et réalités. Quand Saint Jacques est enrôlé pour la guerre, eldonejo La Louve, Cahaors, 2011.

[6] Legu : Margarita Rivière, "La Galice ne croit plus aux miracles", Le Monde diplomatique, julio 1993.

[7] Xosé Hermida, "Galicia destina 4.600 miliones al Xacobeo 99", El Paìs, Madrido, 2-a de januaro 1999.

[8] Vidu : Adeline Rucquoi, Mille fois à Compostelle. Pélerins du Moyen Age, Les Belles Lettres, kolekto "Realia", Parizo, 2014.



Ĉefpaĝo
Lingvouzo

Vidu la 26 lingvojn en kiuj aperas Le Monde diplomatique

Via forumo

Ligoj
Akceptejo >> 1a aŭgusto 2018

La sekretoj de malekvilibra, sed funkcia partnereco


Ruslando malcerta vide al la suprenirado de Ĉinujo

Intencita por normaligi la usonajn-rusajn interrilatojn, la renkontiĝo inter s-ro Donald Trump kaj s-ro Vladimir Putin, la 16-an de Julio, efikis konfuze. Tio puŝas Ruslandon iom pli en la brakojn de Ĉinujo, malgraŭ la malekvilibro de la potenco inter la du landoj. Moskvo kaj Pekino fortigis siajn ligojn ; sed ĉiu el ili defendas siajn interesojn … kiuj ne ĉiam kongruas.



de  Isabelle FACON

DUM EN la Okcidento la komentistoj volonte kaj prave montras la malekvilibrajn punktojn de potenco inter Ruslando kaj Ĉinujo, kiu laŭ ili en la perspektivo povas nur malutili al ilia kunlaborado, la gvidantoj de tiuj du landoj ne ĉesas komuniki pri la solideco de sia partnereco kaj montri grandan reciprokan konfidon.

Ekde la internacia krizo kaŭzita de la anekso de Krimeo kaj de la konflikto en Donbaso en 2014, la duflanka rilato, laŭ rusa politiksciencisto, atingis la staton de “entento”. Tio signifas “reciprokajn empation kaj komprenon sur plej alta politika nivelo ; pli altan aliron de la ĉinaj societoj al la energi-resursoj de Ruslando ; pli bonan aliron de la Liberiga Popolarmeo al la rusaj militaj teĥnologioj kaj pli multajn okazojn por uzi la rusan teritorion por infrastrukturaj projektoj, kiuj ligas Ĉinujon al Eŭropo.” [1]

Efektive, gravaj paŝoj estis faritaj. En 2014 la rusoj, antaŭe reteniĝemaj, akceptis vendi al la ĉina armeo kontraŭ-aerajn sistemojn S-400 kaj ĉasaviadilojn Su-35. Ilia komuna kontraŭeco al la dismeto de usonaj kontraŭraketaj sistemoj en Azio instigis la du partiojn komenci en tiu kampo kunlaboradon certe modestan, sed kun forta simbola valoro. En Majo de 2014 la kontraktego pri la gasodukto Forto de Siberio estis subskribita (vidu la mapon) ; cetere, la ĉinaj resursoj mildigis la financan malfacilaĵon de la fabriko Iamal de likva naturgaso, pro la okcidentaj sankcio : la China National Petroleum Corporation [CNPC] regas nun 20 elcentojn de la projekto, en kiu la Fonduso de la Silkovojo (Silk Road Fund) ankaŭ partoprenas, en alteco de 9,9 elcentoj.

Konstanta streĉiteco ĝis la 1990-aj jaroj

DUM INTERPAROLADO en la publika radio-televido China Media Group, la 6-an de Junio 2018, la prezidanto Vladimir Putin, ĵus reelektita, proponis malstreĉan kaj optimisman komprenon de la rilato de sia lando kun Ĉinujo. Li komparis ĝin kun loĝdomo, kiu “ĉiujare akiras novajn dimensiojn, novajn etaĝojn, kiuj kreskas ĉiam pli alten”, antaŭ ol kvalifiki sian kolegon Xi Jinping “bona kaj fidinda amiko”. Li elvokis la eblecojn de fruktodonaj interagadoj en la kampoj de robotigo, de ciferecigo kaj de artefarita inteligento, kaj li gratulas sin pro la vigleco de la Organizaĵo de Kunlaborado de Ŝanghajo (OKŜ). Tiu “kunkreaĵo” sekvis en 2001 al la grupo de Ŝanghajo naskita post la disfalo de la USSR. En ĝi partoprenas, krom la du landoj, Kazaĥujo, Taĝikujo kaj Uzbekujo. Ĝi enkarnigas la zorgon de Moskvo kaj Pekino stabiligi tiun parton de la centra Azio, kaj ĝi fariĝis, laŭ s-ro Putin, “globa organizaĵo”, post la aliĝo, en 2017, de Hindujo [Barato] kaj Pakistano. [2]

Ankaŭ la rusa loĝantaro sentas sin favora al Ĉinujo. Laŭ opini-enketo de la Centro Levada en decembro 2017, tiu estas konsiderata kiel “malamiko” (vrag) de Ruslando nur de 2 elcentoj de la enketitoj – tre malproksime malantaŭ Usono (67 elcentoj), Ukrainujo (29 elcentoj) kaj la Eŭropa Unio (14 elcentoj). En alia enketo, publikigita en februaro de 2018, 70 elcentoj perceptas Ĉinujon pozitive, kaj nur 13 elcentoj negative.

Post la malvarma milito la rusaj kaj ĉinaj instancoj samgrade koncentriĝas sur la interna disvolvado, kio bezonas favoran internacian medion. Ili deziras superi sian konfliktriĉan pasintecon kaj fine starigi daŭremajn rilatojn de bona najbareco. Fakte, de la malegalecaj traktatoj de la 19-a jarcento ĝis la ideologiaj streĉitecoj inter la du komunistaj potencoj post la 1950-aj jaroj (vidu la artikolon de Serge Halimi : Hieraŭ revoluciuloj kaj rivaloj), sen konsideri disputon pri la komuna landlimo, kiu kulminis en 1969 per armitaj konfliktoj ĉe la rivero Usuri (insulo Damanski por la rusoj, Zhenbao por la ĉinoj), la rilatoj ne estis ĉiam simplaj. Komence de la 1990-aj jaroj, laŭ observo de ĉina esploristo, tiu konstanta streĉiteco estas de ambaŭ flankoj perceptata kiel “peza obstaklo por la politika, ekonomia kaj socia disvolvado” [3] de ĉiu ; do necesas liberiĝi el tio.

La komuneco de la vidmaniero de la du landoj pri la neceso starigi bonajn rilatojn ebligis al ili trovi interkonsenton pri la difino de la komuna landlimo, kiu estas kvar mil kilometrojn longa. Tio cetere bezonis certan tempon, ĉar ĝi finiĝis nur en la jaro 2005. La rusoj kaj la ĉinoj tiel superis la ĉefan malhelpon, kiu disigis ilin. Paralele ili stabiligis siajn armeajn kaj sekurecajn rilatojn. En 2009 ili adoptis dekjaran programon de kunlaborado inter la limregionoj, kiu entenas 168 projektojn ; ili ankaŭ starigis duflankajn registarajn laborgrupojn por pritrakti aspektojn, kiuj eble povus estigi streĉiĝojn : kontraŭleĝaj migradoj, kontrabanda vartrafiko, mediaj problemoj …

La deziro ankri la duflankajn rilatojn en konstrueman kaj pacan etoson nutriĝas el la reciproka promeso ne enmiksiĝi en la aferojn de la alia. La du ŝtatoj havas la saman malfidon al triaj partoj, al kiuj ili atribuas la intencon malstabiligi ilin. Moskvo same kiel Pekino havas la prioritaton konservi la reĝimon. Nu, ĉe ambaŭ flankoj oni konsideras ke, post la malvarma milito, la okcidentaj ŝtatoj, speciale Usono, agadis por subteni kaj eĉ organizi reĝimŝanĝojn por servi siajn geopolitkajn kaj ekonomiajn interesojn. La “koloraj revolucioj” en la eksa USSR estas interpretataj tiel : dum Moskvo maltrankviliĝis precipe pro la kartvela (2003) kaj ukraina (2004) revolucioj, Pekino estis en forta zorgo pro la “tulipa revolucio” en Kirgizujo (2005), timante ke tiu malstabiligos sian najbarecon kaj subtenos la sendependistan senton en Xinjiang. [4] Ambaŭ registaroj vidis ankaŭ la manon de la Okcidento en la “arabaj printempoj”. Ili nur des pli bone interkompreniĝas pri la demando de stabileco ĉe siaj landlimoj, kie ili sentas sin “submetitaj al netolereblaj devigoj (…) per la armea ĉeesto de Usono kaj per ties politika subteno al siaj aliancanoj aŭ partneroj”. [5]

Tio tre certe klarigas kial ne aŭ ankoraŭ ne ekzistas fortaj streĉiĝoj en tiu komuna najbareco de la centra Azio. Pekino, kvankam ĝi rapide disvolvas sian ekonomian ĉeeston post la jaro 2000, zorgeme atentas por ne konkurenci kun Moskvo pri ties politika kaj sekurec-rilata gvidanteco en tiu parto de sia “proksima eksterlando”. Por tio ekzistas historia fundamento de kunlaborado : la du landoj, ekde 1996, starigis multflankan platformon – la grupon de Ŝanghajo – por difini la ĉinan-sovetian landlimon kaj por alfronti regionajn malstabilecojn. Ruslando posedas longan landlimon kun Centrazio (kun Kazaĥujo) ; Ĉinujo ankaŭ, kun la regiono de Xinjiang, en la nord-okcidento. La grupo de Ŝanghajo, fariĝinte la OKŜ, nun koncentriĝas al la risko de “terorismo, ekstremismo kaj separismo”. Rusoj kaj ĉinoj kompreneble devis neniel peni por interkompreniĝi pri tiu demando. Ekde la dua milito de Ĉeĉenujo la unuaj efektive ligas separisman danĝeron en Kaŭkazio kun la radikala islamismo, kaj la duaj en la islamana Xinjiang. Cetere, loĝantoj el tiuj du zonoj aliĝis al la Organizaĵo de Islamaj Ŝtatoj (OIŜ).

Kvankam ili gardas sin aprobi la agadojn de Moskvo en Ukrainujo, ĉinaj oficialuloj emfazis, ke “la ĉinaj diplomatoj kaj gvidantoj (…) konscias pri tio, kio kondukis al la [ukraina] krizo, inkluzive de la serio de “koloraj revolucioj” subtenataj de la Okcidento en postsovetiaj ŝtatoj kaj pri la premo farita al Rusujo per la ekspansio de la NATO [Nord-Atlantika Traktad-Organizaĵo] orienten.” [6] Ruslando siaflanke, kvankam ĝi daŭre asertas sian neŭtralecon pri la demando de la sudĉina maro, apogas la ĉinan denuncon de la malstabiliga rolo de Usono en tiu spaco. Iomete elirante el sia tradicia rezervo, ĝi en 2016 akceptis partopreni en komunaj militŝiparaj ekzercoj en la sudĉina maro (certe ekster la kontestataj zonoj). [7] En la sekva jaro la du militŝiparoj ekzercis kune en la Balta Maro, unu el la zonoj de alta streĉiteco inter Ruslando kaj la NATO en la lastaj jaroj.

La du landoj estas do intime interkonsentaj pri sufiĉe multaj duflankaj kaj internaciaj temoj. Tamen, en sia bilanco de la diplomatia jaro 2017, la influhava Rusa Konsilantaro pri Internaciaj Aferoj (RKIA) menciis, inter la temoj de 2018, la kreskanta malsimetrio de la politikaj kaj ekonomiaj rilatoj kun Pekino. Ĝi taksis ke unu el la ĉefaj celoj de la diplomatia agado de Moskvo devas esti plibonigi ĝian kvaliton. [8]

Kunlaborado en la rusa ekstremoriento

MULTRILATE la fortrilato inversiĝis malfavore al Ruslando dum la lasta kvaronjarcento, precipe sur ekonomia kampo. Ĉar la rilatoj estas bonaj, tiu ĉi kreskanta malekvilibro ne estis de Ruslando sisteme analizata kiel minaco por sia sekureco kaj sia suvereneco. Tamen ĝi kontraŭas ĝian ambicion de potenco. La malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinujo, la dua ekonomio de la planedo kun 17,7 elcentoj de la monda MEP (laŭ aĉetpovo) laŭ la Internacia Mon-Fonduso, estas dekoble pli granda ol tiu de Ruslando, kiu situas en la dek-dua loko, kun 3,19 elcentoj de la monda MEP. Kaj dum por Ruslando Ĉinujo ekde 2010 estas la unua komerca partnero (15 elcentoj de ĝia ekstera komerco), Ruslando por la ĉinoj troviĝas nur en la naŭa rango de siaj partneroj. En 2014, kiam la ĉina-rusa komerco atingis 95 miliardojn da dolaroj (kontraŭ 16 miliardoj en 2003), tiu inter Ĉinujo kaj la Eŭropa Unio atingis 615 miliardojn, kaj 555 miliardojn kun Usono.

La strukturo mem de la duflankaj interŝanĝoj estas problema : Ruslando eksportas precipe krudmaterialojn kaj importas ilmaŝinojn kaj industriajn ekipaĵojn. Cetere tiu estas unu el la kialoj pro kiuj Moskvo, malgraŭ malfacilaj arbitraĵoj (respekto de la intelekta proprieto kaj konkurenco sur la mondmerkatoj de armiloj), decidis post 2014 transiri novan sojlon en la armilvendado (S-400, Su-35). Cetere Ĉinujo investas multe pli en Ruslando ol inverse. [9]

Malekvilibroj ekzistas ankaŭ en la limregiono. La situacio de la rusa Ekstremoriento (senindustriiĝo, senpopoliĝo, …) estas rigardata de la instancoj el vidpunkto de nacia sekureco : la eblo perdi suverenecon en tiu parto de la teritorio estas taksata kiel reala, se la disvolvo-programoj malsukcesas. Kvankam oni ne diras tion, la percepto de tiu danĝero estas parte ligita kun la demografiaj malsimetrioj kun Ĉinujo (1,1 loĝanto en kvadratkilometro, kontraŭ 100 aŭ pli por la provincoj de Nord-Ĉinujo), [10] kaj kun la ĉina ekonomia aktiveco, kiu tie evoluas ekde la 1990-aj jaroj kaj tiel reaktivigas la iamajn streĉitecojn ligitajn kun la statuso de tiuj teritorioj en la komuna historio. Jam fine de la 19-a jarcento la malforteco de la kontrolo de la rusa ŝtato super la regionoj de Amur kaj de Primorje okazigis la starigon de enklavoj, kiuj estis sub fakta regado de ĉinaj komercaj gildoj, kies agadon Kremlo provis redukti. [11] Komence de la 1990-aj jaroj ĉinaj komercistoj penetris la ekstrem-orientan rusan merkaton, kiu tiam karakteriziĝis per fortaj mankoj, kaj eksportis tien multajn varojn de ĉiutagaj konsumado. En la fluo de la jaroj tiu ĉina ĉeesto diversiĝis : daŭre komerco, sed ankaŭ kampkulturo, konstruado, ktp. [12] La rusa parto cetere ne ĉiam montras sin tre ema en la realigo de tiu programo. En tio troviĝas la kunefikado de la manko de financaj rimedoj kaj de la burokratia inerto, sed ankaŭ de ia dubsenca sinteno de la lokaj kaj federaciaj instancoj vide al la ĉina ekonomia ĉeesto. Ruslando volas konservi la regadon : en 2012 ĝi kreis ministrejon pri disvolvado de la ekstremoriento, konstruis la kosmodromon (raket-lanĉejon) Vostoĉni, modernigis la fervoj-linion Bajkal-Amur (BAM), reekvilibrigis sian eksteran politikon al Azio …

Certe, Moskvo rezigne akceptis la ideon, ke la disvolvado de la ekstremoriento postulas eksterlandajn investojn. Sed Ruslando preferus ke ili venu el multaj flankoj ; kaj, kvankam ĝi koncedas, ke sen eksterlandaj laboristoj la regiona disvolvado ne facilos, ĝi preferas ankaŭ tie, ke ili estu diversdevenaj. La ankoraŭ tre relativa sukceso de la disponoj por relanĉi la ekstremorienton nutras ĝian konstantan timon, ke, “se oni tro malfermas sin al la ĉina najbaro, la Ekstremoriento definitive restos en la rolo de simpla liveranto de krudmaterialoj, kontraŭ ĉia espero de diversigo.” [13]

Ruslando provas ankaŭ bremsi la ĉinan ekonomian ekspansion en Centrazio. Ekzemple, en la kadro de la OKŜ, ĝi rifuzis (kun Kazaĥujo) la starigon de liberkomerca zono, kaj ankaŭ tiun de disvolvo-banko. [14] Tiu estis ankaŭ unu el la komencaj celoj de la starigo de la Eŭrop-Azia Ekonomia Unio (EEU), organizaĵo de ekonomia integriĝo inter Ruslando kaj kvar sovetiaj eksrespublikoj (Armenujo, Belorusujo, Kazaĥujo, Kirgizujo) lanĉita en januaro de 2015. La agospacoj de Moskvo tamen restas limigitaj, ĉar tiuj ŝtatoj ne hezitas subskribi duflankajn kontraktojn kun Pekino (energio, investoj …), kiam ili taksas ke tio servas ilian interesojn. Ruslando ne pezas multe fronte al la financa fortego de Ĉinujo, kiun la projekto de novaj “silkovojoj” (Belt and Road Initiative, BRI) devus instigi doni pli da kreditoj al la centraziaj landoj (ĝi mem devas uzi pruntojn de la ĉinaj ŝtataj bankoj, en ofte krudaj kondiĉoj de intertraktado).

Krome, post la anekso de Krimeo, la membroŝtatoj de la EEU montras sin multe pli malfidemaj en siaj proksimiĝoj kun Ruslando. Moskvo ŝajnas esti perdinta la gradon de simpatio, kiu regione favoris ĝin fronte al Ĉinujo, kies potenco maltrankviligas. Same kiel ĝi devis konstati ke la ĉinaj investoj ne obeas geopolitikajn konsiderojn ligitajn kun la ĉina-rusa “granda interkompreniĝo”, sed la celojn de ekonomia racieco, Ruslando konstatas, ke la ĉina vigleco en Centrazio ne malfortiĝas pro ĝiaj rifuzoj kaj maltrankviliĝoj (tio ĝustas ankaŭ pri Kaŭkazio kaj Ukrainujo, membroj de la BRI). [15] En la plej bona kazo ĝi sukcesas “savi la vizaĝon” – sufiĉe supraĵe por la momento – pro la komuna anonco de la rusa kaj ĉina prezidantoj, en Majo de 2015, laŭ kiu la BRI kaj la EEU estu kunligotaj. Neniu scias, ĉu la subskribo, tri jarojn poste, de traktato de ekonomia kaj komerca kunlaborado inter Ĉinujo kaj la EEU (doganaj kontroloj, intelekta proprieto, intersektora kunlaborado kaj publikaj merkatoj, elektronika komerco, konkurenco …) havos pli da palpeblaj efikoj.

La ĉina-rusa strategia partnereco estas, en 2018, solida pro la soifo je stabileco de la du landoj kaj pri ilia komuna rifuzo de ĉia interveno de la Okcidento, kun Usono ĉepinte, en ilian rektan najbarecon. Tiu fortika fundamento tamen ne signifas, ke la du potencoj konsideras sin devigataj sisteme kunordigi sin pri la grandaj internaciaj dosieroj – kvankam ĉiu evitas ĉian iniciaton, kiu povus ĝeni la alian, pro manko de ĝia subtenado en la temoj de strategia graveco. Cetere Ĉinujo, la forta parto de la duopo, sekvas sian vojon kaj ludas sian propran melodion. Ĝi volas investi en Ruslando nur se la projektoj estas ekonomie konvinkaj kaj ne sekvas ĝian akran kritikadon de la Okcidento, kun kiu ĝi dividas ampleksajn ekonomiajn interesojn.

Moskvo devas pritrakti la faktorojn, kiuj grandigas la diferencon de potenco, kiu erozias ĝian bildon kaj kiu eble endanĝerigas ĝian sekurecon. Pro tio kelkfoje reaperas defenda sinteno, kiu kontribuis al la fiasko de aĉeto de 14 elcentoj de la kapitalo de la petrolkompanio Rosneft de la konsorcio CEFC China Energy. Ĝis nun Moskvo kontentiĝis reguligi la “ĉinan risko” per la klopodo starigi rilaton de konfido por redukti la fontojn de frotiĝo. Ĝia diplomatia kaj milita diplomatio en la Proksim-Oriento en la momento reserenigas ĝin per videbla reekvilibrigo de la fortrilato. Kvankam la buĝeto de la ĉina defendo restas tre supera (150 miliardoj da dolaroj en 2017, kontraŭ 45,6 miliardoj da dolaroj por Ruslando, laŭ la Internacia Instituto de Strategiaj Studoj [IISS]), Moskvo estas ege antaŭ ĝi en atomarmado.

Ruslando atendas ke Pekino donu garantiojn por sia intenco superi la ekonomiajn malsimetriojn – per industriaj kunlaboradoj, kontribuaĵoj al disvolvado de infrastrukturoj, kiuj tiom mankas al Ruslando. Sed ne certas, ke Ĉinujo vidas tion same : kvankam ĝi respektas sian partneron, ĝi ne sentas sin devigata adapti sian ritmon al ties, pri io ajn temo. La pilko estas do en la kampo de Moskvo. Ĉu tio instigos ĝin rapidigi sian ekonomian modernigon kaj disvolvi pli malfermitan aliron al la internaciaj rilatoj ?

Isabelle FACON.


La aŭtoro

Isabelle FACON
Esploristino ĉe la Fondation pour la recherche stratégique (FRS) kaj docento ĉe la l’École polytechnique.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] Dmitri Trenin, “Russia’s Asia strategy : Bolstering the eagle’s eastern wing”, Russie.Nei. Visions, n-ro 94, Institut français des relations internationales (IFRI), Parizo, junio 2016.

[2] Ndlr. La OKŜ envere ne havas ideologian unuecon : Hindujo kaj Pakistano alfrontiĝas en Kaŝmiro, dum Hindujo kaj Ĉinujo daŭre ne reguligis siajn limproblemojn.

[3] Yang Cheng, “Sino-Russian border dynamics in the Soviet and post-Soviet era : A Chinese perspective”, sepa konferenco de Berlino pri la sekureco en Azio, 1-an kaj 2-an de Julio 2013.

[4] Kp Marc Lanteigne, “Russia, China and the Shanghai Cooperation Organization : Diverging security interests and the « Crimea effect »”, en Helge Blakkisrud kaj Elana Wilson Rowe (sub la dir. de), Russia’s Turn to the East : Domestic Policymaking and Regional Cooperation, Palgrave Macmillan, Basingstoke (Britujo), 2018.

[5] Dmitri Trenin, “Russia’s Asia strategy…”, v.c.

[6] Fu Ying, “How China sees Russia”, Foreign Affairs, Novjorko, Januaro-Februaro 2016. S-ino Fu Ying estas prezidanto de la Komitato pri eksterlandaj aferoj de la Popola Nacia Kongreso.

[7] Vd Didier Cormorand, “Et pour quelques rochers de plus” [“Kaj por kelkaj kromaj rokoj”], Le Monde diplomatique, Junio 2016.

[8] “La ekstera politiko de Ruslando : rigardo al 2018” (en la rusa). RSMD, raporto n-ro 36, Moskvo, 2017.

[9] lga Alexeeva kaj Frédéric Lasserre, “L’évolution des relations sino-russes vue de Moscou : les limites du rapprochement stratégique” [“La evoluo de la ĉinaj-rusaj rilatoj vidata de Moskvo : la limoj de la strategia proksimiĝo”], Perspectives chinoises, n-ro 3, 2018, Parizo (aperonta).

[10] Jean Radvanyi, “Les paradoxes de l’Extrême-Orient russe : façade maritime dépressive cherche nouveaux moteurs de croissance”, Regards de l’Observatoire franco-russe, Cherche Midi, Parizo, 2015.

[11] Malin Østervik kaj Natasha Kuhrt, “The Russian Far East and Russian security policy in the Asia-Pacific region”, en Russia’s Turn to the East …, v.c.

[12] Jean Radvanyi, “Les paradoxes de l’Extrême-Orient russe …, v.c.]

La programo pri kunlaborado atestas pri tio, la du registaroj de kelkaj jaroj provas pli bone orienti kaj enkadrigi la ekonomiajn rilatojn inter la regionoj de la ĉina nordoriento kaj la rusa ekstremoriento : Pekino, en sia zorgo por regiona disvolvado – la ekstremoriento kiel “natura” merkato de la ĉina nordoriento –, kaj Moskvo, en zorgo por regado.[[Kp Tobias Holzlehner, “Economies of trust. Informality and the state in the Russian-Chinese borderland”, en Caroline Humphrey (sub la dir. de), Trust and Mistrust in the Economies of the China-Russia Borderlands, Amsterdam University Press, 2018.

[13] Jean Radvanyi, “Les paradoxes de l’Extrême-Orient russe …, v.c.

[14] Alexander Gabuev, “Taming the dragon : How can Russia benefit from China’s financial ambitions in the SCO ?”, 19-an de Marto 2015, http://eng.globalaffairs.ru.

[15] Kp “Chine-Russie : Moscou à l’initiative face aux nouvelles routes de la soie chinoises”, Revue Défense nationale, n-ro 811, Parizo, Junio 2018.


Akceptejo >> 1a aŭgusto 2018

Teĥnika revolucio, geopolitika ŝanceliĝo – Elektroaŭto, orpluvo por Ĉinujo


Ĉesigi la retroefikajn petrolon kaj gason : jen la promesoj de la elektraj aŭtoj. Sed la aktuala entuziasmo kaŝas la novajn poluadojn kaj la geopolitikajn dependecojn, kiujn tiu revolucio implicas. Ĉar, pro sia monopolo pri certaj krudmaterialoj, Ĉinujo povus fariĝi la monda ĉefurbo de la aŭtomobilo.



de  Guillaume Pitron

“VIVU la elektra aŭto !”, jam en 2009 proklamis s-ro Carlos Ghosn, ĝenerala direktoro de la grupo Renault. [1] “Vi povas veturi senpage, por ĉiam, per la sunradioj”, aldonis en 2013 s-ro Elon Musk, tiu de la usona grupo Tesla. [2] En Ĉinujo la ĉefministro Li Keqiang laŭdas la alvenon de tiuj novaj veturiloj kiel rimedon por “fortigi la ekonomian kreskon kaj por protekti la medion”. [3] Tiel la intereso pri la elektra aŭtomobilo renaskiĝas, pli ol jarcenton post la rekordo de La Jamais-Contente [“La Neniam-Kontenta”], elektra veturilo kiu la unua sukcesis superi la rapidon de cent kilometroj hore, en Achères, apud Parizo … en 1899.

La planedo havas hodiaŭ kvardek sep urbegojn de pli ol dek milionoj da loĝantoj, kaj tiu rapidega urbigo metas la aer-poluadon – kaŭzo de milionoj da antaŭtempaj mortoj – inter la plej grandajn zorgojn de kvar miliardoj da urbanoj. La fraŭdo de la aŭtomobil-konstruistoj por maski la danĝerecon de la dizelaj motoroj eĉ kreskigis la malfidon al la brulaĵ-motoroj. Kaj la subskribo de la Pariza Interkonsento pri la klimato fiksas tutmondan agad-kadron por redukti la ellasojn de forcejefikaj gasoj, inter kiuj la sektoro de la transportoj okupas hodiaŭ 14 elcentojn.

Ĉar la brulaĵmotoraj modeloj, kiuj konsumas tri litrojn por cent kilometroj, ne havis la esperitan sukceson, do al kiaj energioj turniĝi ? De antaŭ duonjarcento la serĉado de novaj motorprincipoj (vidu malsupre la glosaron) kondukis al same febraj kiel efemeraj entuziasmoj : injektado Vix, kiu baziĝas sur uzado de akvo (1970-aj jaroj), dizelaj motoroj (1980-aj jaroj), partiklo-filtriloj (1990-aj jaroj), kampkulturaj brulaĵoj (2000-aj jaroj) … Dum oni atendas, ke la brulĉelo siavice veku la entuziasmon, la elektra energio estas hodiaŭ prezentata kiel la plej bona anstataŭa teĥniko.

“La elektro estas energio, kiun oni bone regas, kaj la produktada infrastrukturo jam disponeblas, klarigas s-ro jean-François Belongey, respondeculo pri la aŭtomobil-sektoro ĉe EY, kabineto de ekspertizo. Tiuj veturiloj estas perceptataj kiel ne kaŭzantaj karbonon.” Laŭ ĵusa enketo, pli ol ok francoj el dek pensas, ke la 100-elcente elektraj aŭtoj ebligas redukti la median damaĝon kaŭzatan de la transporto. [4] Tion konfirmas la Fondaĵo por la naturo kaj la homo (FNH laŭ la franca), starigita de s-ro Nicolas Hulot, hodiaŭ ministro pi ekonomia kaj solidara transigo, kaj laŭ kiu “la mediaj atutoj de la elektra veturilo estas implicite ligitaj kun la realigo de la energi-transiro” [5] – malgraŭ ke ekzistas multe pli sobraj analizoj (vidu … sube [encadré p. 11]).

Impostaj instigoj kaj subtenoj al novigado

La anonco de Ĉinujo, en Septembro de 2017, ke ĝi ellaboras kalendaron por malpermesi vendon de benzin-veturiloj, sendube en la jaroj 2030-2040, sendis decidan signalon, akceptitan ankaŭ en okcidentaj landoj. Germanujo kaj Nederlando planas la malpermeson de brulaĵ-movataj veturiloj ekde 2025. En Francujo, en julio de 2017, s-ro Hulot eĉ fiksis la saman celon ĉe 2040. En Barato la registaro ne volas ke “unu sola petrola aŭ gasa veturilo” estu vendata post 2030. La grandaj urboj ofte spronas : en 2017 la urbaj konsilantoj de deko da urbegoj, ekzemple Parizo, Los-Anĝeleso, Auckland kaj Kapurbo, promesis akiri nur busojn kun nenia ellaso ekde 2025, kaj malpermesi la ellasojn de karbondioksido en gravaj zonoj de siaj urboj ekde 2030. [6]

Kelkaj ŝtatoj metas sian tutan pezon en la batalon, kun imposto kiel levilo. En Usono la akiranto de elektra veturilo povas esperi ĝis 7.500 dolarojn (6.400 eŭrojn) da impost-redukto, dum en Germanujo li ne pagas imposton dum dek jaroj. La instigoj koncernas ankaŭ la regulojn. En Kalifornio kaj en certaj ĉinaj urbegoj la elektraj veturiloj havas aliron al vojoj rezervitaj al kolektivaj transportoj. Necesas ankaŭ provizi la teritorion per reŝargejoj : pli ol 47.000 unuoj en Usono en 2017 ; preskaŭ 214.000 en Ĉinujo. La subtenoj al novigado ne estas neglektataj. En 2017 Britujo anoncis investon de 246 milionoj da pundoj (217 milionoj da eŭroj) en programo por fari la landon referenco pri elektraj baterioj.

Tiu transformo kun ekologiaj virtoj certigas novan kreskon. Kvankam la elektraj aŭtomobiloj kovris nur 1 elcenton de la monda aŭtomobil-merkato en 2017 (kaj la hibridoj ankaŭ 1 elcenton), iliaj vendoj en Francujo tiujare kreskis 17-elcente, dum la ĉioma aŭtomobil-vendoj progresis malpli ol 5-elcente. [7], por mondmerkato taksata je 82 miliardoj da eŭroj.

Ekologia panaceo, fonto de riĉaĵoj kaj de dungoj : unuavide la transformo al “ĉio elektra” evidentas. “Frenezo”, “manko de distanco”, “enamiĝa blindeco”, rebati, kontraŭ ĉia atendo, s-ro Carlos Tavares dum la aŭtomobil-ekspozicio de Frankfurto en Septembro de 2017. “La tuta ĉi agitiĝo, tiu ĥaoso povas returni sin kontraŭ ni, ĉar ni estos farintaj la malbonajn decidojn.” La prezidanto de la direktejo de la grupo PSA ne volas ke “en tridek jaroj iuj aŭ aliaj malkovros, ke io ne estas tiel bela kiel ŝajnas”. Li citas la problemojn ligitajn kun la reciklado de la baterioj aŭ kun la “mastrumado de la maloftegaj krudmaterialoj” [8]

La transiro al la elektra transporto efektive implicas modifadon de nia konsumado de naturresursoj. Dum ni estas hodiaŭ larĝe dependaj de la petrolo, niaj transport-manieroj povus montriĝi de pli kaj pli dependaj de trideko da maloftegaj metaloj. Galiumo, tantalo, kobalto, platinoidoj, tungsteno [volframo], maloftegaj mineraloj : unu minejo havas nur ege malgrandajn kvantojn de tiuj metaloj kun fabele bonaj elektronikaj, optikaj kaj magnetaj ecoj. Sen ili preskaŭ ĉiuj vendataj elektraj veturiloj restus senmovaj. Ekzemple oni trovas ĝis tri kilogramojn kaj duono da maloftegaj mineraloj – klaso de dek kvin metaloj – en la elektro-magnetoj, de dek ĝis dudek kilogramoj da kobalto kaj ĝis sesdek kilogramoj da malpli maloftega mineralo, litio, en la baterio de unu sola veturilo. Alia, la ceriumo, metiĝas sur la frontfenestro por eviti grataĵojn. En la kabino, la ekranoj de likvaj kristaloj entenas eŭropion kaj cerion …

Nu, la elminado kaj rafinado de tiuj materialoj okazas per procezoj tre poluantaj. Tiu realo okulfrapas en Ĉinujo, lando kiu produktas la grandan plimulton de tiuj resursoj. La aŭtonoma regiono Interna Mongolujo, monde plej grava zono de elminado kaj de rafinado de maloftegaj mineraloj, nord-okcidente de Pekino, estas detruita de subĉielaj minejoj. Apud la fabrikoj de la mineja giganto Baogang, en la okcidento de tiu regiono, grandega artefarita rezervejo, la Weikuang Dam, intermite transbordiĝas en la Flavan Riveron (Huang He), post kolekti la venenajn elfluaĵojn de la fabrikoj, kiuj pritraktas la mineralojn.

En Dalahai, loĝloko el brikoj kaj tegoloj apartenanta al la rezervejo, la kelkmiloj da loĝantoj, kiuj ne foriris, spiradas, trinkadas kaj manĝadas la venenajn elĵetaĵojn de la ĉirkaŭaj rafinad-fabrikoj. S-ino Li Xinxia, 54-jara, konfidas al ni, ke post medicinaj testoj la loko estis kromnomata “la kancer-vilaĝo” : “Ni scias, ke ni spiradas venenan aeron kaj ke ni ne vivos plu longan tempon.” Purigado de unu tuno da maloftegaj mineraloj poluas almenaŭ ducent kubaj metroj da akvo. [9] La kampuloj kaj la loĝantoj de la minejaj regionoj estas do submetitaj al forta akvo-streso. En Ĉilio, la monda plej granda produktisto de kupro, la akvo-deficito estas tiom granda, ke ekde la jaro 2016 la minejaj grupoj devos uzi 50 elcentojn da sensaligita marakvo [10] – procedo, kiu estas ekstreme energivora. La kazoj de poluado kaŭzata de elminado kaj rafinado de maloftegaj mineraloj observeblas en Ĉilio, en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), en Usono aŭ ankaŭ en Kazaĥujo, kaj montras surprizan paradokson : la ekuzado de veturiloj laŭdataj pro sia pureco bezonas elminadon de malpuraj metaloj – sed malproksime de la okuloj kaj de la filmiloj.

Ĉar ili ne estas informitaj pri la deveno de tiuj resursoj,kiujn la industriistoj penas por recikladi kaj anstataŭigi, la plej multaj okcidentanoj ne scias pri tio. La malproksimo de la minejoj estas la ĉefa kaŭzo. En la 1990-aj jaroj striktaj ekologiaj reguloj devigis okcidentajn minej-entreprenojn kaj rafinad-grupojn fermi aŭ transloki siajn produktejojn de maloftegaj mineraloj. Ĉinujo, kandidato facile trovita por rekomenci tiujn fi-agadojn, tiam engaĝiĝis en ambicia strategio de industria disvolvado … je la prezo de detruado de siaj ekologiaj sistemoj. [11] “La ĉina popolo oferis sian medion por nutri la tutan planedon je maloftegaj mineraloj”, koncedas s-ino Vivian Wu, specialisto pri maloftegaj mineraloj, kiu laboras en ĉina branĉo de la ĥemifirmao Solvay. Laŭ tio oni devas aprezi kun multa rezervo la “purajn” aŭtomobilojn aŭ veturilojn kun nula ellaso, kiujn la industriistoj laŭdegas. Elektra aŭtomobilo certe ne elĵetas karbonon dum ĝi moviĝas ; sed ĝia media damaĝo estas metita en sferon antaŭ la vendo, en regionojn, kie la materialoj, el kiu ĝi konsistas, estas elminataj, rafinataj kaj kunmetataj. Oni sonĝas pri Metropolis, la urbo imagita de la filmisto Fritz Lang en la samnoma filmo (1927), kie la laborantaj klasoj spiradas venenajn fumojn por produkti la riĉaĵojn de la dorlotataj kaj senenergiaj burĝaj klasoj.

Usono plendas ĉe la MOK

La transiro al elektro-moviĝo povus ankaŭ havi malagrablajn sekvojn por la industrio. “Dum jarcento la ĉinoj kuradis post la motoro de interna brulado, pagate al ni tantiemojn”, memorigis s-ro Tavares en Frankfurto. Nu, nia ŝatego por la elektra aŭto kaj la ekflorado de tiu teĥnologio povus nuligi tiun okcidentan antaŭecon kaj doni al Pekino la okazon “ludi ne esperitan rolon en la aŭtomobil-sektoro”, klarigas Laurent Horvath, geoekonomikisto pri energio.

Neniu alia ŝtato konstruis tiom ambician strategion en la elektrotransporto kiom Ĉinujo. En 2015 la plano “Made in China 2015” faris la aŭtobateriojn industria prioritato. Krome, la lando havas la avantaĝon de sia giganta interna merkato, kiu favoras laŭŝtupan ŝparadon kaj ebligas al siaj konstruistoj akiri konkurenckapablon. Kaj, por rapidigi tiun novan ekiron, Pekino povas kalkuli kun la produktado de maloftegaj metaloj, kiujn ĝi bezonas. Ĉar, delokante la minejan poluadon, la Okcidento ankaŭ forcedis al rivalo la monopolon pri la strategiaj materialoj por la elektra veturilo : Ĉinujo produktas 94 elcentojn de la magnezio, 69 elcentojn de la natura grafito kaj 84 elcentojn de la tungsteno konsumataj en la mondo. La proporcioj atingas eĉ 95 elcentojn por certaj maloftegaj mineraloj.

Ĉinujo uzas tiun pozicion vendante certajn resursojn ĝis 20 elcentoj pli koste al siaj eksterlandaj klientoj. Usono, akuzante ĝin “malavantaĝigi la usonajn produktistojn”, en 2016 demetis plendon ĉe la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK). Krome, ekde la komenco de la 2000-aj jaroj, Pekino reduktas siajn eksportojn de diversaj materialoj, ekzemple molibdeno, fluorido, magnezio aŭ flava fosforo. Laŭ la Eŭropa Komisiono, multegaj metaloj entenataj en elektraj veturiloj jam fariĝis “krizaj”, do minacas rompo de provizado. [12]

Tiuj manovroj metas la okcidentajn industriistojn antaŭ dilemon : ĉu daŭrigi la produktad-rimedojn tie, kie ĝi estas, kun la risko ke ili malrapidiĝos pro manko de provizado ? Aŭ ĉu deloki en Ĉinujon por ĝui senliman aliron al la krudmaterialoj ? La malmultekosta laborforto venanta el la internaj regionoj, la malalta kosto de kapitalo – ebligata ĉefe per politiko de malplivalorigo de la juano – kaj la forta potencialo de la ĉina merkato jam konvinkis multajn inter ili pri delokado. Laŭ Dudley Kingsnorth, profesoro ĉe la universitato Dudley (Aŭstralio), “la aliro al maloftegaj mineraloj liveris kroman motivon por deloki la fabrikojn”.

Ekde 1994, la eksterlandaj grupoj kiuj instaliĝas en Ĉinujo devas starigi komunajn entreprenojn, en kiuj ili povas posedi ne pli ol 50 elcentojn de la partoj. Tiu jura strukturo ebligis al iliaj ĉinaj kolegoj rapidigi la transigon de okcidentaj teĥnologioj kaj postatingi la parton de sia postrestinteco. Pekino eĉ arogis al si, por tri jardeko, la produktadon kaj patentojn de la elektraj magnetoj, fabrikataj per neodimo (maloftega mineralo) kaj ne malhavebla por la fabrikado de la plej multaj elektro-motoroj.

Rezulto : dum fine de la 1990-a jardeko Japanujo, Usono kaj Eŭropo dividis inter si 90 elcentojn de la merkato, Ĉinujo nun regas tri kvaronojn de la produktado. La magnetoj fabrikiĝas en Baotuo, urbo en la Interna Mongolujo kromnomata de siaj loĝantoj “Silicon Valley de maloftegaj mineraloj”. La esprimo ne estas banala, ĉar, laŭ la ĉina logiko, tiu kiu posedas la mineralon ankaŭ regas la industrian farmanieron.

Pekino reproduktis tiun scenaron per la baterioj. Ĉinujo havas nur malgrandan parton de la monda produktado de kobalto, mineralo nemalhavebla por fabriki elektrigilojn de litio-jono kaj por kiu la DRK respondas al proksimume 60 elcentojn de la postulo. La kurso pli ol triobliĝis ekde 2016 kaj tiel en la lastaj monatoj devigis BMW kaj Volkswagen fari rektajn intertraktadojn kun minejaj grupoj por sekurigi siajn provizojn. Tamen la ĉina specialisto pri produktado de materialoj por baterioj, Jingmen Gem, oficialigis, la 15-an de marto 2018, trijaran kontrakton pri la triono de la ĉiujara produkto de kobalto en la DRK de la brita-svisa komerca grupo Glencore. La fabrikantoj de ĉinaj baterioj, ekzemple Wanxiang, BYD AutoContemporary Amperex Technology Co. Limited (CATL) tiel akaparas 80 elcentojn de la konga kobalto.

Laŭ tiu ritmo, en 2020 Ĉinujo devus produkti kvar elektrajn bateriojn el kvin vendataj en la mondo. Estas verŝajne ke, fidela al sia logiko, ĝi “ne kontentiĝas per vendado de baterioj en la tuta mondo”, sed “produktos bateriojn en Ĉinujo kaj vendos elektro-veturilojn en la tuta mondo”, prognozis en Marto s-ro Ivan Glasenberg, ĝenerala direktoro de Glencore. [13] La merkat-analizoj pravigas lin, ĉar ses el la dek monde plej grandaj konstruistoj de elektraj veturiloj estas nun ĉinaj : BYD, Shanghai Automotive Industry Corporation (SAIC), Dongfeng Motor Corporation, Geely, FAW Group kaj Beijing Automotive Industrie Holding Co. Bruselo la 11-an de Oktobro 2017 anoncis la starigon de Eŭropa Alianco pri Baterioj por kontraŭstari la ĉinan avancon.

“Sakstrato se oni serĉas amas-solvon”

INTERTEMPE oni ja povas demandi sin : transirante de la brulaĵa al la elektra veturilo, ĉu la okcidentaj landoj ne naive kreas komercan vundiĝeblon en branĉo kiu dungas 12,6 milionoj da homoj en Eŭropo kaj 7,25 milionoj en Usono ? Laŭ la malraciaj bezonoj, kiujn ĝi kreas pri maloftegaj metaloj kaj pri energio, “la elektra veturilo estas sakstrato, se oni serĉas amas-solvon”, opinias s-ro Jean-Marc Jancovici, asocia fondinto de la konsil-kabineto Carbone 4. Konsidere ĝiajn teĥnikajn limojn – nome ĝian malfortan atingopovon –, la elektra transporto estas adaptita al mallongaj urbaj veturadoj, dum la brulaĵa kaj hidrogena taŭgas pli por longaj veturadoj, apud veturiloj per gaso aŭ per sinteza benzino. La japana grupo Toyota vetas pri la Mirai, modelo dotita per bruladĉelo, kaj pri la nova reŝargebla hibrido Prius.

“Oni devus adopti sintenon je 360 gradoj, kun la energia (…), teĥnologia, jura, geopolitika dimensioj”, postulis s-ro Tavares dum la Internacia Ekspozicio de Aŭtomobilo de Ĝenevo, lastan Marton. [14] Ĉar la erao de elektra veturilo, anstataŭ esti la sola ĉiutaga moviĝformo de la uzantoj, povus ege rapidigi novan transformegon de la tutmonda ekonomio – ĉi-foje profite al Ĉinujo.

Guillaume PITRON.


La aŭtoro

Guillaume Pitron
Ĵurnalisto.
(vidu)

La lastaj artikoloj de tiu ĉi aŭtoro:

En Ĉinujo, la ruĝa linio de la verda vojturniĝo



Tradukita de:
Vilhelmo Lutermano
el la franca.

[1] “La voiture électrique : fantastique ou polémique ?”, 28-an de Septembro 2009.

[2] Adam Vaughan, “Elon Musk : Oil campaign against electric cars is like big tobacco lobbying”, The Guardian, Londono, 24-an de Oktobro2013.

[3] Manny Salvacion, “Premier Li urges creation of more charging sites for EV”.

[4] “Les Français et l’impact environnemental de leurs déplacements”, Harris Interactive, Parizo, Februaro 2018.

[5] “Le véhicule électrique dans la transition écologique en France”, Parizo, Decembro 2017.

[6] “Déclaration du C40 pour des rues sans énergie fossile”, 2017.

[7] Laŭ la Komitato de la francaj aŭtomobil-konstruistoj (CCFA).] La pli granda stokad-kapacito de baterioj, la granda malkresko de iliaj produktad-kostoj kaj la diversigo de la proponataj modeloj kune efikas por ke, laŭ la plej optimismaj taksoj, la parte aŭ tute elektraj veturiloj estos 43 elcentoj de la vendoj en Eŭropo ĝis 2025, kaj 36 elcentoj en Ĉinujo,[[“Future of e-mobilit”, Discussion Document, Roland Berger, Munĥeno, 23-an de Januaro 2018.

[8] “Imposer la technologie du véhicule électrique est une folie, estime Carlos Tavares”, 13-an de Septembro 2017.

[9] Oscar Allendorf, “Dwindling supplies of rare earth metals hinder China’s sift from coal”, TrendinTech, 7-an de Septembro 2016.

[10] Juan Andres Abarca, “Seawater use in Chile’s mines grows by a third”, BNAmericas, 16-an de Junio 2016.

[11] Vd Olivier Zajec, “Comment la Chine a gagné la bataille des métaux stratégiques”, Le Monde diplomatique, Novembro de 2010.

[12] Communication de la Commission européenne relative à la liste 2017 des matières premières critiques pour l’Union européenne, Bruselo, 13-an de Septembre 2017

[13] Muryel Jacque, “Glencore n’hésiterait pas à vendre ses mines de cobalt à la Chine”, Les Échos, Parizo, 21-an de Marto 2018.

[14] Jean Savary, “Voiture électrique, un nouveau fiasco environnemental ?”, 12-an de Marto 2011.


Akceptejo >> 1a aŭgusto 2018

"Kredsistemo kiu pli rilatas al religio ol scienco"

Kion celas la mito de transhumanismo ?


De la jaro 1000 ĝis la atombombo, la historion de la homaro karakterizas la timo pri la fino de la mondo. Ekde la komenco de la 21a jarcento, la minaco de neregebla teknikaro, kiu superos kaj poste renversos nian specion, hantas komentistojn. Per artefarita inteligenteco kaj ciferecaj protezoj, Homo sapiens eble estos submetita al la sorto de Frankenŝtejno. Sed kiu diskonigas ĉi tiun grandan rakonton, kaj kiu profitas de ĝi ?



de  Charles PERRAGIN kaj Guillaume RENOUARD

"Mi kredas ke la disvolviĝo de plena artefarita inteligenteco povus signifi la finon de la homaro". Kiam Stephen Hawking mortis, en marto 2018, ĉi tiu fama citaĵo de la astrofizikisto resonis en la gazetaro kaj en sociaj retoj. Delonge limigita al sciencfikcio, la timo pri artefarita inteligenteco estas publike debatata en lastaj jaroj, foje en la kunteksto de la aŭtomacio de metioj kaj sekva senlaboreco, aŭ de la nemalpli terura perspektivo de mortigaj robotoj [1].

De la filozofo kaj esploristo Nick Bostrom [2] ĝis Elon Musk, la fondinto de Tesla kaj SpaceX, diversaj eminentuloj aldonas al la avertoj pri la risko, ke la homaro povus esti minacata de "ekstreme inteligentaj" kaj potenciale nereteneblaj maŝinoj. Musk kredas ke ili estas pli danĝeraj ol atomarmiloj. Al ĉi tiu timo aldoniĝas tiu de transhumanismo, ideologio naskiĝinta en 1980 en Silicon Valley, kiu promesas ke novaj teknikaroj kaj artefarita inteligenteco plibonigos homojn fizike kaj mense, kun la perspektivo de fuzio inter homoj kaj maŝinoj [3]. Tiel frue kiel 2002, la ekonomikisto kaj filozofo Francis Fukuyama rigardis ĉi tiujn ideojn kiel la plej grandan danĝeron en la historio de la homaro [