Diplomatia Mondo 2014-2016 - Verkis Diversaj aŭtoroj


Enhavo


Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malfacila dialogo sub usona kontrolo

Ĉu okazos reunuiĝo de Koreio?

Sesdek tri jarojn post la fino de la milito, kiu dividis Koreion, neniu pactraktato estis subskibita por normaligi la rilatojn inter la du landoj. La konservativaj regantoj de la Sudo imagas ensorbon de la Nordo laŭ la modelo de la Germana reunuiĝo. Tamen la Korea historio havas malmultajn komunajn punktojn kun tiu de Germanio.

Jen kortuŝaj revidiĝoj inter nordaj kaj sudaj Koreoj en la fama stacio de Monto Gumgang en Demokratia Popolrespubliko de Koreio (DPRK). Kun larmoj kaj ridetoj miksitaj, viroj kaj virinoj, ofte tre aĝaj, revidis fraton, fratinon, patrinon, patron, filon aŭ filinon, la unuan fojon de post la disiĝo de la duoninsulo en 1953. Konforme al la konsento de la lasta somero inter la du registaroj, 400 Sud-Koreoj, hazarde elektitaj inter 66 488, kiuj petis al aŭtoritatuloj de Seulo, ricevis permeson trapasi la landlimon, la 20-an de oktobro 2015*. Kiam tiuj retroviĝoj ĉesos esti evento por iĝi ĉiutaga okazaĵo? Neniu scias.

*  Laŭ la ministrejo pri reunuiĝo en Seulo 53,9% de la kandidatoj por retroviĝo estas pli ol 80 jaraj, kaj 11,7% pli ol 90 jaraj.

Certe, troviĝas en la Nordo imponaj freskoj salutantaj la reunuiĝon, kaj en la Sudo ministrejo pri la samo. Ambaŭflanke oni asertas serĉi vojojn por la nepra reunuiĝo de “la” korea popolo. Sed fakte, la afero ne progresas. Laŭ la plejparto de komentariistoj kulpas la Nord-Korea estraro kaj ĝiaj provokemaj kapricoj. Ĉi lastaj aperas des pli danĝeraj, ke Pjongjango asertas posedi la nuklean armilon. Tamen multaj observantoj en Sud-Koreio rifuzas kulpigi ĝin. Ili substrekas la respondecon de la registaroj de Seulo, ĉefe ekde 2008. Multaj fingromontras ankaŭ Usonon.

Por kompreni la timojn, kiuj malkvietigas ambaŭ Koreiojn, necesas mergiĝi en historio plena de dramoj. Ekde 1910 la duoninsulo estas okupita de Japanio, kiu trudas ekstreme kruelan reĝimon - okupadon kun ĝia asortimento de rezistadoj (ĉefe en la industria nordo) kaj ĝia vicaro de kunlaboremuloj. Liberigita el Japanoj, la lando falas en la manojn de la “fortoj de paco”: ĉe la Nordo la sovetaj trupoj, kaj Gim Il-sung regas la landon, ĉe la Sudo Usono, kiu instalas diktatorecan potencon apogante sin sur fortoj, kiuj kunlaboris kun Tokio. Uzante la seniluziiĝon de progresemuloj, la Nordo invadas la Sudon, antaŭ repelo de la Usona armeo komisiita de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) tiam bojkotitaj de USSR. Sekvos fajroŝtormo al kiu partoprenos - almenaŭ simbole - Francio. Generalo Douglas MacArthur, kiu gvidas la operacojn, plurfoje minacas uzi la atoman armilon*. Nur la enmilitiĝo de la ĉinaj trupoj evitos al Norda-Koreio totalan neniigon, kaj al Ĉinio ĉeeston de la Usona armeo ĉe ĝiaj landlimoj.

*  Legu Bruce Cumings, “Mémoire de feu en Corée du Nord”, Le Monde diplomatique, decembro 2004.
Kiam la Nordo superis la Sudon

La 27-an de julio armistico estis subskribita en Panmunĝom ĉe la 38-a paralelo, demarkacia linio antaŭ la militatako. Iel, jen milito por nenio. Ankoraŭ nun, du bluaj barakoj, disigitaj de surgrundaj betonŝtonoj, konkretigas la landlimon en la “senarmigita zono” (demilitarized zone, DMZ), kun iuflanke Usonaj (stampitaj UN) kaj Sud-Koreaj soldatoj, kaj aliflanke Nord-Koreaj soldatoj, rigidigitaj en neverŝajna vidalvido.

Kontraŭe al kutimaj opinioj, la eksministro pri reunuiĝo (2002-2004) Ĝong Se-jun, renkontita en Seulo kelkajn semajnojn antaŭ la vojaĝo de familioj trans la landlimo, rememorigas, ke estis tempo kiam “estis la Sudo, kiu timis reunuiĝon sub protekto de la Nordo”. Ĉi lasta, malgraŭ la ruinigoj, tiam havis malnetan enlandan produkton (MEP) duoblan. Sed en la mezo de la jaroj 1960-aj, la Sudo ekflugis dum la Nordo regresis. La timo transiris al alia flanko, kaj la malfido instaliĝis ambaŭflanke.

Tiu sepdekjarulo, kiu jam vidis fermajn kaj malfermajn epokojn sinsekvi, tre detale rakontas la longan historion de la du malamikaj fratoj, en kiu la plej ŝanĝiĝema ne estas tiu, kiun oni opinias: “La politiko de la Sudo ŝanĝiĝas laŭ la ritmo de prezidantoj de la Respubliko. Ĝi varias laŭ iliaj kontraŭkomunismaj sentoj (aŭ ne) kaj iliaj kredoj (aŭ ne) je rapida disfaliĝo de la Nordo.

Ekde 1972, unua “komuna deklaracio” konsideras eblan “reunuiĝon”. Sed nur post la falo de la diktaturo en la Sudo, kaj plie post la falo de la Berlina muro, Seulo ŝanĝas sian ritmon. “Prezidanto No Te-u (1988-1993) sentis, ke la mondo moviĝis. Kvankam li estis militisto, li ne estis obsedita de kontraŭkomunismo, kaj li ekkonstruis bazon por konsento kun Pjongjango”, klarigas S-ro Ĝong. La 21-an de septembro 1991 ambaŭ Koreioj oficiale estas akceptitaj en UN. Tri monatojn poste, ili subskribas interkonsenton por reamikiĝo, neagreso, interŝanĝado kaj kunlaborado - liston de grandaj principoj. Manke de pacstato, oni tamen eliris militstaton.

Laŭ S-ro Ĝong, la Nord-Koreaj regantoj volis profiti la okazon por normaligi la rilatojn kun Usono, des pli, ke la sovetaj helpoj forvaporiĝis kun USSR. En januaro 1992, li asertas, “Gim Il-song sendis sian propran sekretarion ĉe la sidejon de UN en Novjorko por sekreta renkonto kun Usona sendito, portantan unu solan mesaĝon: ”Ni rezignas postuli la foriron de Usonaj trupoj el la Sudo, kompense vi garantias, ke vi ne kontestos la ekziston de nia lando.“ George Bush, la patro, respondis nur per silento al tiu propono. Jen la momento, kiam Gim Il-song ekas sian nuklean politikon, konvinkita, ke Vaŝingtono volas neniigi DPRK-on”. Tio, kio ne estis tute malvera. Same kiel ĉiu Sud-Koreo, S-ro Ĝong malaprobas tiun turniĝon al nukleaj armiloj, sed li insistas sur la ordo de respondecoj, kontraŭdirante la oficialan historion: Vaŝingtono incitas la fajron, Pjongjango reagas.

En Seulo la posteulo de S-ro No, Gim Jong-sam, estas persvadita, same kiel la Usona prezidanto, ke la komunista Nordo estas disfalonta, same kiel Orienta-Germanio en sia tempo. Li riglas ĉiujn elirejojn por plirapidigi ĝian pereon. DPKR, siaflanke, konas tempon de malsatego en la dua duono de la 1990-a jardeko, kiu mortigas preskaŭ unu milionon da homoj, kaj kies sekvaĉaro senteblas ĝis nun*. Sed severa subpremado kaj la naciisma reago de la loĝantoj malebligos ĝian disrompiĝon.

*  Legu “Voyage sous bonne garde en Corée du Nord”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2015.

Legendo asertas, ke la blokado estis rompita en 1998, kiam Ĝong Ĝu-jong, la fondinto de Hyundai, unu el la plej potencaj chaebol (industria konglomeraĵo), trairis la landlimon gvidante brutaron de mil bovinoj, simbolon de homama helpo, antaŭ ol renkonti la Nord-Korean prezidanton. Sed la granda trarompo estos la historia manpremo inter Gim Ĝong-il (Nordo) kaj Gim De-ĝung (Sudo) en junio 2000. Komenciĝas jardeko da dialogo kaj interŝanĝoj: malfermo de turistejo ĉe Monto Gumgang (2003) kaj industria zono en Gesong, en Nord-Koreio, kun Sud-Koreaj firmaoj (2004), rekonekto de kontrolitaj relvojoj kaj ŝoseoj (2007), ktp.

Tiu sunshine policy (“politiko de sunradio”), tiel nomita de Gim De-ĝung reference al fabelo de Ezopo La suno kaj la vento, renkontis multajn ŝtormojn nutritajn de la nukleaj plivetoj de Pjongjango (tri nukleaj provoj de post 2006), de la Usona malcedemo, de la Ĉina ambigueco. Ĝi tute perdiĝis pro la alveno en 2008 de la konservativa Sud-Korea Prezidanto I Mjong-bak, kiu elektis konfliktadon. Nur restas el tiu promesplena jardeko la industriejo de Gesong.

Ĉu pro tio forstreki ĉian esperon pri paco, aŭ eĉ pri reunuiĝo? Kvankam same konservativa kiel S-ro I, prezidanto Bak Geun-hje ekregante promesis en 2013 konstrui “konfidan politikon” (trust policy), mezvojon inter la “politiko de suradio” kaj la kompleta fermo de ŝia antaŭulo. Sed krom la familiaj renkontiĝoj en pasinta oktobro, nenio ŝajnas moviĝi. “S-ino Bak premas samtempe bremsilon kaj akcelilon, diras S-ro Ĝong. Tio multe bruas, sed nenion movas.”

Vaŝingtono, la granda obstaklo

Direktoro de la Centro de Nord-Koreaj studoj en la Instituto Seĝong de Seulo, Bek Hak-sun ne estas pli milda pri la prezidanto, kiun li akuzas manipuli la Nord-Korean aferon por malklaraj kialoj pri enlanda politiko (Vd. Ordonema turniĝo en Seulo). En sia oficejo ĉe la enirejo de la universitato, li insistas pri la impona militista parado organizita de la Norda prezidanto, S-ro Gim Ĝong-eun, la 1̄-an de oktobro 2015; jen turniĝo, kies plej gravo ne estas la sternado de la armeo, sed ĝia politika signifo: la diktatoro tiel asertas sian “kontrolon sur la aferoj militistaj kaj ekonomiaj, sur la ŝtato kaj la partio”. Estas domaĝe, ke fokusante al difektegoj de la reĝimo, la gazetaro “ignoras tion, kio ŝanĝiĝas”, li plu diras: “La Norda ekonomio pli boniĝis. Gim Ĝong-eun plifortigis sian potencon. Li plibonigis la rilatojn kun Japanio, kiu de post majo 2014, forigis iajn punojn (kiel malpermeso de monaj transsendoj) kaj kun kiu li komencis diskuti la demandon pri la forrabitaj japanaj civitanoj*. Li finaranĝis kun Rusio la ŝuldproblemon* (11 miliardoj da eŭroj de la soveta epoko, kiujn S-ro Putin forviŝis je 90%). Kaj Moskvo remalfermis la relvojon inter la rusa urbo Ĥasan kaj la Nord-Korea urbo Naĝin. ”

*  Dum la malvarma milito la Nord-Korea registaro forrabis japanojn por trejni siajn spionojn. Restus dek-tri el ili laŭ Pjongjango, kiu jam liberigis kvin, kaj dek-sep laŭ Tokio.
*  Legu Philippe Pons, Nord-Koreujo invitas Ruslandon por helpi, Le Monde diplomatique, marto 2015

Ankaŭ Go Ju-han, alia agnoskita fakulo, opinias, ke la nuna epoko estas favora. “Gim Ĝong-eun provas plibonigi la rilatojn kun Sud-Koreio kaj ŝatus mildigi la streĉon kun Usono. Nur se dialogo ne funkcios, li impetos al novaj provokoj.” Tiu direktoro de la alia granda instituto pri Nord-Koreaj studoj en Seulo - ĉe Universtato Dongguk - estas unu el la tre malmultaj esploristoj, kiuj povas trairi la landlimon kadre de interŝanĝoj inter lia budhisma universitato kaj la renovigita templo de Monto Gumgang. Li partoprenas la prezidantan komisionon por preparo de la unuiĝo, rekte estritan de S-ino Bak, sen ia kontrolo, kaj tre kritikitan de progesistaj kaj pacistaj medioj. Li ŝajnas tie, kiel aparta voĉo laŭdanta dialogon en amaso da antaŭjuĝoj.

Fakte, por la plimulto de Sud-Koreaj respondeculoj, la reĝimo de Pjongjango povas nur disfrakasiĝi. La pasintan 25-an de oktobro, la konservativa ĵurnalo Chosun Ilbo, la plej legata en la lando, metis en sia unua paĝo demandon nur teorian: “Ĉu la Nord-Korea reĝimo daŭros nur malmultajn tagojn?” kaj la ĉefartikolo citas la “kreskantan forfuĝon de la elituloj”: 8 altrangaj oficistoj rifuĝis en la Sudo en 2013 kaj 18 en 2014, el malkreskanta sumo de rifuĝintoj (2600 jare inter 2008 kaj 2012, 1596 en 2014). Atendante le grandan tagon, la studoj komparantaj kun Germanio obliĝas. Kaj ja en Dresdeno, la 28-an de marto 2014, S-ino Bak proponis “iniciaton por pace reunuiĝi la duoninsulon”*, kun la daŭra ideo de triumfo de la kapitalisma kaj demokrata Koreio super la tuta duoninsulo.

*  “La Prezidanto faras tripunktan proponon al Pjongjango”, Korea.net, 31-a de marto 2014.

Tamen komparo kun ambaŭ Germanioj de la jaroj 1970-80-aj ne vere estas trafa, ĉefe ĉar inter ambaŭ Koreioj okazis enlanda milito. Malgraŭ komunaj historio kaj kulturo, gravaj malamegoj persistas. Plie la malsimilaĵoj estas pli gravaj: la Okcident-Germana ekonomio estis kvarobla ol tiu de la Orient-Germana, en la kazo de Koreioj, la rilato estas de 1 al 60. Tio ne estas surprizo, ke la nova generacio de Koreanoj, kiu jam malfacile trovas sian lokon en dumkriza socio ne montras grandan entuziasmon je la ideo pagi la kuniĝon kun najbaro, kiun ĝi konas nur per karikaturoj. Tio, tiel veras, ke la Nord-Koreaj rifuĝintoj restas mistraktitaj, kondamnitaj al laboretoj, kaj plej ofte apartigitaj* .

*  Legu “Rééducation capitaliste en Corée du Sud”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2013.

Neniu povas diri ĉu la reĝimo de Pjongjango daŭros, sed veti pri ĝia frakasiĝo malebligas ĉian politikan pripenson por eliri el konflikto. Male, “se ni ekpensas, ke Nord-Koreio daŭros, asertas S-ro Go Ju-han, do necesas trovi vojojn por dialogo kaj traktado. Ĉiuj havas intereson pri ĝia integriĝo en la monda kapitalismo”. Same kiel la plejparto de la renkontitaj fakuloj, li proponas politikon de paŝeto post paŝeto. Same S-ro Ĉoj Ĝin-uk prezidanto de la tre oficiala Korea instituto por nacia reunuiĝo (Korea Institute for National Unification) en Seulo: “Ĉar la rilatoj inter la du landoj jam havis vicojn da progresoj kaj malprogresoj, reciproka konfido tute kadukiĝis. Necesas do komenci per aferetoj, kaj antaĕniri paŝeton post paŝeto.”

Pri la principo, ĉiuj ŝajnas konsenti. Sed pri agoj... Bak Sun-song, instruisto kaj serĉisto en la Instituto pri Nord-koreaj studoj de la universitato Dongguk, kontestas la prioritatordon enfazitan de Prezidanto Bak: la forlaso de la nuklea armilo de Pjongjango kontraŭ homama helpo kaj intertraktadoj. “Kompreneble sennukleigo restas ĉefa celo, sed konsiderante la densecon de armiloj amasigitaj en la duoninsulo, trakti tiun aferon nur kiel puran militistan demandon estas sentite de Pjongjango kiel premo.”

Necesas rememorigi, ke, kvankam Nord-Koreio ne estas pacanĝelo kaj regule svingas militminacon, Sud-Koreio havas modernegajn armilojn inkluzive Usonajn kontraŭmisilajn sistemojn, kaj Usono tie havas 29000 soldatojn. La nuklea afero, plu diras Bak Sun-song, “estas nur unu el la solvendaj problemoj. Ja laborante por proceso pri paco kaj kunlaborado, ni akiros sennukleigon, sed ne inverse. Tio koncernas la Nordon, la Sudon, kaj ankaŭ la tutan Nord-Orientan Azion” - kaj, kompreneble Usonon: “Hodiaŭ, same kiel hieraŭ, klarigas la eksministro pri unuiĝo Ĝong, ĝi estas la plej grava obstaklo por normaliĝo inter ambaŭ Koreioj.”

Vaŝingtono ne nur rifuzas ĉian dupartian dialogon kun Pjongjango, sed militaj ekzercoj kune kun la Sud-Korea armeo intensigas la timojn. Komence temis pri “trejni Usonajn kaj Sud-Koreajn trupojn por batali kontraŭ enŝoviĝon de Nord-Koreaj specialaj fortoj en la koron de la Sud-Korea teritorio, rememorigas Mun Ĉong-in, profesoro pri politikaj sciencoj en la universitato Jonse en Seulo. Depost 2013, la celo estis ŝanĝita, kaj Usono paradigis taktikajn armilojn: krom nukleajn submarŝipojn, bombaviadilojn B-52 kaj ŝtelmovajn B-2, kapablajn enporti nukleajn armilojn, kaj ankaŭ ŝtelmovajn ĉasaviadilojn F-22 kaj destrojeroj armitaj per kontraŭmisila sistemo Aegis *”. Mun Ĉong-in ne minimumigas la “militeman sintenon” de Pjongjango, sed, li diras, “ja kreskado de usonaj minacoj kondukis la Nord-Korean estraron preni tian sintenon”.

*  Interparolo kun Antoine Bondaz, Korea Analysis N°1, Parizo, januaro 2014.

Tamen la reago de DPRK - nuklea minaco, misillanĉo - ne ebligis ĝin akiri la postulitan intertraktadon kun Vaŝingtono. La pasintan oktobron la Nord-Korea ŝtata televido fine alvokis la ĉeson de “pliigo de streĉeco”: “Se Usono kuraĝe turniĝos kontraŭdirekten al sia nuna politiko (kaj diskutas pactraktaton) , ni estos feliĉaj respondi per konstruema sinteno. Ni jam sendis mesaĝon per oficialaj vojoj por pacintertraktado, kaj ni atendas respondon*”. Verŝajne Pjongjango esperas diskutojn samajn al tiuj kun Irano. Sed, atentigas Go Ju-han dum nia renkonto en Dongguk, “Irano ne havas Ĉinion ĉe sia flanko”. Kaj, nu, “Usono celas ankaŭ Pekinon”.

*  “N.Korea proposes talks on peace treaty with US”, NK News.org, Seulo, 9-a de oktobro 2015.
Idilio kun Ĉinio

Certe, post la lasta nuklea provo Ĉinio voĉdonis por punoj kontraŭ DPRK. Sed ĝi daŭre liveras nutran helpon kaj petrolon - inter aliajn - por malebligi mortan ŝokon. Tamen prezidanto Xi Jinping neniam renkontis sian junan nord-Korean samrangulon, dum li oficiale vojaĝis en Seulon kaj S-ino Bak ĉeestis en Pekino la militistan paradon solenantan la finon de la kontraŭjapana milito. Tiu gesto estis politike okulfrapa, kaj la proksimiĝo tikla, kiam ambaŭ landoj havas malpacemaĵojn kun Tokio. Ekonomie Ĉinio iĝis la unua partnero de Sud-Koreio, kiu estas ĝia tria liveranto.

En Seulo la konservativaj amikoj de S-ino Bak ne tre afable rigardas tiun idilion, dum la Ĉin-Usonaj rilatoj ne estas tre bonaj. Ili atentigas, ke kvankam Ĉinio estas la unua komerca partnero, Usono restas la sola partnero pri sekureco. “Estas en la ĉielo de Orienta Azio du levantaj sunoj” (Ĉinio kaj Usono), rimarkigas Sud-Korea diplomato. “Sud-Koreio devos fari elekton”* . Por nun S-ino Bak vetas pri la du sunoj. Sed ŝi daŭre hezitas komenci kaj trudi seriozan intertraktadon kun Pjongjango. La Nord-Korea propono pri konfederacio, aŭ tiu de Sud-Koreaj progresistoj pri federacia unio laŭ la Eŭropa modelo, restas nebulaj hipotezoj.

*  “La Sud-Korea politiko ne devas elekti inter du sunoj”, interparolo kun Jun Duk-min, Korea Analysis N°7, julio 2015.

Koncerne Francion, kiu ne agnoskas DPRK-on, ĝi aperas rigidigita en alia epoko. “Anstataŭ trakti Nord-Koreion kvazaŭ evitatulon, ĉiam pli izoli ĝin, enfermi ĝin en ĝiaj ideologiaj muroj, pli bone estus provi tiri ĝin al internacia komunumo kaj helpi ĝian malfermiĝon”, pledas Go Ju-han. Krom se Parizo, same kiel iuj Sud-Koreaj konservativuloj, nur atendas, ke ĝi disfrakasiĝos.

Martine BULARD


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La “Nacia Fronto” garantias la socian ordon

Ĉio profitigas la francan ekstremdekstron: ekonomio en paneo, senlaboreco kies kurbo ege altiĝas anstataŭ malaltiĝi, la timo troviĝi en deklasiĝo kaj en malabundo, publikaj servoj kaj socia protekto minacataj, “eŭropa projekto” same bongusta kiel gluto de ricin-oleo, ondo da migrantoj kiun la ĥaoso de pluraj arabaj ŝtatoj grandigas, amasaj atencoj, kies farantoj konfesas islamon ... Sen forgesi, de proksimume tridek jaroj, Socialistan Partion kiu dividas kun la dekstrularo samtempe la respondecon de novliberalaj politikoj firme riglitaj de la eŭropaj traktatoj kaj de la projekto teni sin senfine en la potenco (aŭ, por la dekstro, reakiri ĝin) per tio ke ili, ĉe ĉiuj elektoj, prezentas sin kiel lastan baraĵon kontraŭ la Nacia Fronto (FN).

Bilanco: neniu politika forto montras tiom da impeto kaj da kunteniĝo kiom la ekstrema dekstro, neniu komunikas tiom efike la senton ke ĝi konas la vojon kaj ke la estonteco apartenas al ĝi. Ankaŭ neniu skizas kontraŭ ĝi la plej etan strategion de rekonkero.* La ĉefministro [?Lionel Jospin] eliminita por la dua baloto de la prezidant-elekto fare de s-ro Jean-Marie Le Pen la 21-an de aprilo 2002, jam tiun vesperon parolis pri “fulmobato”. Kaj, retirante sin el la publika vivo, li instigis tiam siajn socialistajn kamaradojn mobiliziĝi “por prepari la rekonstruadon de la estonteco”. La tasko estis konfidita al s-ro François Hollande ...

*  Vd Frédéric Lordon, “La maldekstro ne povas morti”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2014, kaj “Strategio por rekonkero”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2013.
TURNO

Sed kiam politika fenomeno kiel tiu ĉi evoluas de jardekoj, tiam estas vane doni al ĝi nur unu solan klarigon. Aliloke en Eŭropo fremdulmalama movado prosperis sen ke socialista partio en la potenco favorigas ĝin (ekzemple en Britujo, en Danlando), kaj en ekonomiaj situacioj malpli negativaj ol en Francujo (en Pollando kaj en Svislando). Inverse, la kvotoj de senlaboreco de Hispanujo (21,6 elcentoj en septembro 2015), de Greklando (24,6 elcentoj) aŭ de Kipro (15 elcentoj), ĉiuj superaj al tiuj de Francujo (10,8 elcentoj) ne estas akompanataj de komparebla kresko de la ekstremdekstro. Fine, tiu partio fartis jam sufiĉe bone antaŭ la mortigaj atencoj de januaro kaj de novembro 2015 en Parizo, kaj antaŭ la alfluo de migrantoj en la lastaj monatoj, kvankam evidente tiuj eventoj helpis ĝin. Kiel, envere, proksimume ĉio.

Gravas ne nur, ke la kandidatoj de la FN konkeris la pintojn en ses regionoj el 13 kaj en 46 el la 95 departementoj de eŭropa Francujo post la unua baloto de la regionaj elektoj, la 6-an de decembro 2015. Sed ankaŭ, ke ili plibonigis preskaŭ ĉie siajn nombrojn de voĉoj semajnon poste, eĉ kiam ili havis nenian ŝancon gajni la prezidantecon de la koncerna regiono. Tio signifas nun, por FN-elektanto, ke la “utila voĉo” estas voĉdoni por la FN, kaj ke tiu partio, anstataŭ esti kroma forto sorbebla de la dekstro, komencas tiri al si voĉojn el ties tereno: de 18 elcentoj ĝis 20 elcentoj de la elektintoj de s-ro Nicolas Sarkozy en 2012 laŭdire voĉdonis en decembro 2016 por la partio de s-ino Le Pen.*

*  Les Echos, Parizo, 8-an de decembro 2015.

La decidemo de la ekstremdekstraj elektantoj estas tiom pli klara, ĉar la voĉdon-sistemo kaj la alianca sistemo havas tre pezajn malavantaĝojn por ilia partio. Ĝi estis la unua koncerne la voĉojn post tiuj regionaj voĉdonadoj (tio jam okazis dum la eŭropaj voĉdonadoj de majo 2014 kaj departementaj de marto 2015), kaj tamen prezidas eĉ ne unu regionan konsilantaron, ne unu ĝeneralan konsilantaron. Kaj ĝi estis reprezenta nur de du deputitoj el 577, de du senatanoj el 348.* Tiu demokratia malnormaleco ebligas al ĝi deklari sin viktimo de larĝe abomenata “politika klaso”, kiun ĝi draŝas kun la sincero de tiuj, kiuj estas el ĝi ekskluditaj.

*  En junio 2012, mezumo de 27.000 voĉoj sufiĉis por elekti socialistan deputiton. Por elekti deputiton de la Maldekstra Fronto necesis 179.000; por deputito de la FN (aŭ parenca), 1.76.000.

Sur la kampo de la ideoj, male, ĝi dominas la scenejon. Tio estas por ĝi tiom pli facila ke ĝiaj intelektaj kontraŭuloj embarasitaj de malĝojo, de malvenkoj, de skismoj kaj de dividiĝoj, tro ofte trovas komforton kaj kuraĝon en la papera radikalismo inter universitataj muroj.* La grandaj komunikiloj ankaŭ ne komplikigas al ĝi la taskon kiam ili alterne aperigas dosieron pri “la senĝena islamo” kaj alian pri la reakciaj pensistoj.

*  Vd Pierre Rimbert, “La pensée critique dans l’enclos universitaire”, Le Monde diplomatique, januaro 2011.

Tradicie, la venko de maldekstra plimulto samtempis kun radikaliĝo de la dekstrularo, kiu sentis sin senigita je havaĵo — la potenco — kiun ĝi konsideris kiel sia proprieto. En la kazo de s-ro Hollande, la malamikeco kiun li vekas en la konservativaj rondoj estas pli miriga, ĉar oni apenaŭ povas vidi en kio liaj politikoj distingiĝas de iliaj, kun la escepto de la “geedziĝo por ĉiuj”, kontraŭ kiu ili efektive mobilizis sin antaŭ tri jaroj, sed pri kiu ĉiu scias, ke ili ne plu tuŝos ĝin.*

*  La brita konservativa gvidanto David Cameron cetere iniciatis samspecan leĝon Kaj en Svedujo ĝin decidis registaro centre dekstra.

Same kiel la ekstremdekstro, la “senkompleksa dekstro” ŝategas draŝi la “politike decan”. Tiu fenomeno ne estas ekskluzive franca.* En Usono ĉiu el la aktualaj spritaĵoj de la respublikana kandidato Donald Trump kontraŭ la meksikanoj “seksperfortuloj” aŭ la “teroristaj” islamanoj ebligas al la novjorka miliardulo emfazi sian kuraĝon rompi la molan interkonsenton de la maldekstruloj, de la intelektuloj, de la burĝoj, de la snoboj. Kun garantiita efiko: la komunikiloj ŝajnigas indigni, kaj poste donas al li tuj la parolon por ke li klarigu siajn elpaŝojn. Tiom ke oni jam aŭdas nur lin. Ĉu necesas unufrape elpeli 11 milionojn da kontraŭleĝaj enmigrintoj? Ĉu konstrui muron laŭlonge de la limo kun Meksiko? Ĉu surslipigi la islamajn usonajn civitanojn kaj malpermesi al la ceteraj la usonan teritorion? Preskaŭ ĉiusemajne aperas tia “debato”. Kontraŭi tiajn ideoj signifas montri sian malkuraĝon, sian malrigorismon, sian malestimon al la aspiroj de la “silenta plimulto”, eĉ elmeti sian landon al novaj subfosaj atakoj.

*  Vd “Stratagème de la droite américaine: mobiliser le peuple contre les intellectuels” [Strategio de la usona dekstro: mobilizi la popolon kontraŭ la intelektulojn], Le Monde diplomatique, majo 2006.

S-ro Sarkozy familiaras kun tiaj malnovaj tirfadenoj de la usona dekstrularo.* La 9-an de decembro 2015 en la radio France Inter li do denove draŝis “tiun bonpensan etoson kiu malpermesas debatojn”. Kiaj debatoj estas malpermesataj laŭ li? “Ekde kiam iu diris ion pri la enmigrado, li estis rasisto; ekde kiam iu elparolis la vorton “islamo”, li estis islammalama; ekde kiam iu levis demandon pri la franca identeco, li estis reakciulo.” Prezidinto de la franca respubliko, partiĉefo, apogata de granda parto de la gazetaro kaj de la mastraro, fariĝis disidento en sia propra lando: efektive sufiĉis pensi pri tio. Sed kial la Nacia Fronto ne gajnus la batalon de la ideoj, se ĝiaj supozataj kontraŭuloj faras ĝin por ĝi, kaj pri ĝiaj preferataj temoj? Semajnon antaŭ la 21-a de aprilo 2002, s-ro Le Pen povis jam venke jubili: “La politikistoj, la ĵurnalistoj kaj la politiksciencistoj parolas lingvaĵon kiu ne estas tre malproksima de la mia, se ĝi ne estas la sama aŭ eĉ pli antaŭa. Mi fariĝis normala, ĉar ĉiuj parolas kiel mi. Tion oni nomis, en iu momento, la “lepeniĝo de la spiritoj”.”*

*  Vd “Les recettes idéologiques du président Sarkozy” [La ideologiaj receptoj de la prezidanto Sarkozy], Le Monde diplomatique, junio 2007.
*  France Inter, 16-an de aprilo 2002.

Nun tiun dinamikon transprenis la prezidanto de la respubliko mem, ankaŭ sur la kampo de la publikaj liberecoj (vidu pri tio la artikolon de Jean-Jacques Gandini.) S-ro Hollande, esprimante sin antaŭ la parlamento kunveninta en kongreso, la 16-an de novembro 2015, ekzemple opiniis: “Ni devas povi forpreni la francan ŝtatanecon de individuo kondamnita pro atenco al la fundamentaj interesoj de la nacio aŭ pro teroristaĵo, eĉ se li estas naskita franco, mi diras se li estas naskita franco, se li havas ankaŭ alian ŝtatanecon.” Ĉar neniu imagas, ke tia dispono, rekte prenita el la ideologia sako de la ekstremdekstro, povus malinstigi atenculojn kiuj pretas oferi sian vivon, la solena anonco farita de la ŝtatestro havis kiel ĉefan konsekvencon legitimi la distingon inter la francaj civitanoj laŭ ilia deveno, ĉar tiuj, kiuj havas du ŝtatanecojn, estas precipe la idoj de enmigrintoj. S-ino Le Pen bezonis nur enpoŝigi la vetaĵon. Ŝi faris tion ĝue dum mitingo en Niceo, la 27-an de novembro: “La FN havas realisman kaj seriozan programon, kiu eĉ inspiras François Hollande.”

INTER

Jam de tridek jaroj, nome de la “necesaj reformoj”, de farendaj ŝparoj, de necesa limigo de la publika enŝuldiĝo, la socialaj politikoj kaj la publikaj servoj estas atakataj: pensioj, familiaj helpoj, helpoj por loĝado, senpaga supera instruado kaj la sansistemo. Tia maltrikado, ĉefe kiam ĝi okazas en periodo de amasa senlaboreco, de malalta kresko, akrigas la suspektan rigardon de ĉiuj al ĉiuj, la individuisman retiriĝon, la penson “Estas jam io nur por ili, estas jam nenio por ni”. La retorikoj, kiuj tiras tra la koto la “helpismon”, la eksterlandanojn kaj la “migrajn aspirpumpilojn” nutras sin el tiu fonto. Tiu ne baldaŭ sekiĝos, ĉar la Eŭropa Unio malpermesas ĉian ŝanĝon de la ekonomia direkto, kion ĝi ĵus konfirmis en Greklando. Antaŭ jaro kaj duono, franca socialista ministro, s-ro Arnaud Montebourg, akuzis ĝian tiaman prezidanton, s-ron José Manuel Barroso, esti “la brulaĵo de la Nacia Fronto”.*

*  “Tous politiques”, France Inter, 23-an de junio 2013.

La politika ligo inter ekonomia malsekureco kaj “nacia prefero” okazas pli kaj pli tra la demando de socialaj helpopagoj. Ju pli tiuj estas minacataj, aŭ ilia universaleco estas dubigataj de la kondiĉoj de resursoj (familiaj helpoj, helpoj al loĝado por studentoj), des pli la konkurenco por akiri ilin, speciale en la malfortiĝintaj partoj de la popolaj medioj, nutras la pelĉasadon al fraŭdantoj, la serĉadon de propekaj kaproj.

Analizante la rezultojn de la unua baloto de la departementaj elektoj de marto 2015, en kiuj la FN akiris 26 elcentojn de la voĉoj (multe pli ĉe la laboristoj, dungitoj kaj senlaboruloj; multe malpli ĉe superaj diplomitoj, liberaj profesioj, superaj kadruloj), la politiksciencisto s-ino Céline Braconnier konstatas, ke ene de la ekstremdekstra elektantaro, “la falsa malriĉulo estas figuro ĉie ĉeesta en la interparoladoj. La najbarino kiu vivas per socialaj helpoj kaj kies infanoj havas senpagan aliron al la manĝejo, dum la malriĉaj laboristoj ne povas uzi ĝin pro nepagebla tarifo; la romaoj, kiuj senpage instaliĝas en tendaroj ekde sia alveno, dum enmigrintoj, kiuj alvenis antaŭ tre longa tempo, ne povas akiri malmultekostan amasloĝejon en la urbo, en kiu ili vivas jam de jardekoj; la trompuloj kiuj profitas la larĝanimecon de la nutraĵbankoj per tio ke ili kaŝas sian realan situacion ...”*

*  Interparolado en Le Monde, la 26-an de marto 2015.

La konkludo deduktiĝas senpene: la fremdulmalamo kovrata de postulo je egaleco, la “nacia prefero” kiel rifuzo de supozata enmigrinta prefero.* S-ino Le Pen tiel povas deklari, kiel ŝi faris la 15-an de septembro 2015 en la radio France Inter: “Ekzistas hodiaŭ profunda perforto kontraŭ la francoj, kiam ili aŭdas, ke oni disponigas 77.300 urĝajn lokojn, simple, de hodiaŭ ĝis morgaŭ [por la politikaj rifuĝintoj], dum ekzistas miliono kaj duono da francaj mastrumoj kiuj atendas socialan loĝejon, kelkfoje jam de jaroj, ke laŭ la Fondaĵo Abbé Pierre milionoj da francoj estas malbone loĝataj, aŭ eĉ tute ne havas loĝejon. Kaj do, mi estas la politika respondeculino kiu diras, ke la francoj ne estu la laste servataj.”

*  Vd Alexis Spire, “Xénophobes au nom de l’Etat social”, Le Monde diplomatique, decembro 2013.

En 2012, la respublikana kandidato por la Blanka Domo, s-ro Willard “Mitt” Romney, diris ke lia liberala mesaĝo apenaŭ konvinkas la “47 elcentojn” da usonanoj kiuj dependas de socialaj helpoj kaj kiuj estas proporcie pli multnombraj ĉe la nigruloj kaj la hispanparolantoj. Tiuj “malplimultoj” voĉdonis por s-ro Barack Obama. Tri jarojn poste, dum la zorgo “kontroli la landlimojn” intermiksiĝas kun identeca paniko, tiu argumentado kondukis al la teorio de “granda anstataŭiĝo” en la urnoj. La respublikana kandidato Ted Cruz, cetere senatano de Teksaso, kontraŭas la normaligon de la kontraŭleĝaj enmigrintoj klarigante: “Tio, kion volas [la demokrata senatano] Chuck Schumer kaj Barack Obama, estas tre simpla: ili volas milionojn da novaj demokrataj elektantoj. Jen kio klarigas, pro kio la nova politike ĝusta termino ne estas plu “kontraŭleĝaj eksterlandanoj” [illegal aliens], sed “sendokumentaj demokratoj”.

La FN povus bone uzi tian retorikon. Sed la franca dekstrularo antaŭis ĝin en tio. Jam en 2012, s-ro Jean-François Copé, tiam ĝenerala sekretario de la sarkozia partio, efektive konstatis, ke “la sendokumentuloj estas nun la solaj kiuj povas ĝui sistemon kiu 100-elcente zorgas pri ili, sen ajna kontribuo de ili, eĉ nur simbola”. Kaj, suspektante, li tuj aldonis: “Estus naive, kredi ke la tutaĵo de tiuj decidoj, kiuj altiras la kontraŭleĝan enmigradon kaj forvendas la aliron al la ŝtataneco, estas la frukto de hazardo. Ĝi estas intenca strategio por anstataŭigi la popolan voĉon per komunuma voĉo.”* Per aliaj vortoj, voĉo nek tre eŭropa nek tre kristana ...

*  Jean-François Copé, Manifeste pour une droite décomplexée, Fayard, Parizo, 2012.

Malriĉaj laboristoj kontraŭ fraŭdistoj, poste francoj kontraŭ enmigrintoj, fine “blankuloj” kontraŭ “islamanoj”: tiom, kiom la ekonomia krizo akriĝas, la metastazoj disvastiĝas ene de la popolaj kategorioj de la loĝantaro. “Estus naive, kredi” ke tiaj frakciigoj, pacience subtenataj, tro malkomfortigas tiujn, kiuj profitaj el tiu krizo. Tiom longe, kiom ĉiu rigardas aliloke, ili bezonas nur draŝi la “popolismon” kaj daŭrigi sian regadon. Dum la regionaj elektoj ĉiu menciis la malkontenton, la koleron de la popolaj medioj, kaj promesis “konsideri la mesaĝon” kiun ili elsendas. Tagon post la voĉdono, la registaro anoncis ke la minimuma salajro restos la sama ...

La ĉefministro Manuel Valls opinias ke la koncepto de la respubliko de la FN estas “tro malvasta, eta” kaj “donas nenian solvon por tiuj, kiuj suferas”. Tiu priskribo aplikiĝas same bone ankaŭ al la politiko de lia registaro. Antaŭ kvar jaroj s-ro Valls jam postulis ke oni likvidu la “vortojn kiuj signifas nenion aŭ kiuj estas arĥaiĝintaj: “socialismo”, “kamarado”, “partio””. Lia deziro nun kuniĝas kun la elekto-kalkulo de la prezidanto de la respubliko, kiu deziras forbalai la maldekstran heredaĵon por venontjare konkurenci kun la gvidantoj de la dekstrularo la rolon de kandidato al granda nebulozo “modera”, “respublikana”. Tiu estus aŭtomate elektita ĉe la dua baloto de la prezidant-elekto, ĉar li estus la sola rivalo de la Nacia Fronto. La programo de tiu kandidato, kiu ajn li estas, estas jam konata: li devos stiri la saman kurson, kiun François Mitterrand decidis en 1983, kiam li rezignis pri ekonomia politiko ekster la liberala ortodokseco kaj trovis diversajn elturniĝojn por teni sin en la potenco dum du sepjaraj mandatoj. Kompreneble, nome de la cinika kaj ade ripetata “batalo kontraŭ la ekstremdekstro”.

La obstina daŭrigo de tiom malgaja projekto multe ŝuldiĝas ankaŭ al s-ino Le Pen. Ĉar tiu sistemo kaj ĝiaj homoj bezonas ŝin. Kaj ili scias, ke ili bezonas timi nenion, ŝanĝi nenion, cedi nenion, tiom longe, kiom ŝi restos ilia precipa kontraŭulo.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Araba printempo”, ĉu vanaj promesoj?

De post la ribela ondo kiu komenciĝis en Tunizio en januaro 2011, la “araba printempo” ŝajnas kaptita en ŝraŭbtenilo inter la reveno de la aŭtoritatemaj ŝtatoj kaj ĝihadisma minaco. Sed la postulo de digneco kaj la aspiro al libereco ne malaperis.

La araba mondo frontas defiojn ŝajne netranspaseblajn, kiujn ĝi tamen devos transponti se ĝi volas estontecon pli pacan, demokratian kaj stabilan. Tiuj defioj estas ĉefe la kontraŭ-revolucia retroiro mpulsata de la aŭtoritatemaj ŝtatoj, la nedifinita naturo de la revolucia procezo kaj la geopolitikaj kaj konfesiaj demandoj levitaj de la plago nomata Organizaĵo de Islama Ŝtato (OIŜ).

Multaj arabaj reĝimoj respondas al la difino de tio, kion Jean-Pierre Filiu nomas la “modernaj Mamelukoj”*. Origine, la Mamelukoj estis sklavo-soldatoj, kiujn la abasida dinastio (750-1258) varbis en la teritorioj ekster la islama mondo. En la rigardo de iliaj mastroj, pro ilia ne-arabeco, la lojaleco-konfliktoj, kiuj semis malpacon inter tiom da familioj, triboj kaj komunumoj, ne povos ilin koncerni.

*  Jean-Pierre Filiu, “Mamelouks modernes, mafias sécuritaires et djihadistes”, Orient XXI, 19-a de septembro 2015, http://orientxxi.info

Laŭlonge de la tempopaso, la Mamelukoj akiris tiom da pollitika kaj armea influo, ke ili fine, en la 13-a jarcento, anstataŭis siajn mastrojn kaj ekregis de Egiptujo ĝis la Golfo. Ili entrudiĝis des pli facile, ke ili ne estis ligitaj al la socioj, kiujn ili direktis, kaj sekve havis nek klanojn nek protektantojn domaĝendajn. Tio igis ilin ne venkeblaj, escepte de eksterlandaj invadantoj. Tiu heredaĵo de la Mamelukoj, aŭtokratia kaj heredaĵa, fondas la hodiaŭajn arabajn armeajn respublikojn, en Sirio kiel en Egiptujo.

Tiuj reĝimoj sin konsideras samtempe ricevintoj de la ŝtatpotenco kaj fremdaj al siaj propraj socioj, kiuj de ĉiam estas destinitaj esti firme kaj neflekseble regataj. En kelkaj landoj, tiu mensostato devenas de la kolonia epoko. En Egiptujo la mameluka heredaĵo reaperis ekde la komenco de la 19-a jarcento, pro la koncepto de situacio de la persono en familio kaj socio (civila stato) (dawla madaniyya), antaŭenpuŝita de la reformoj de Muhammad Ali Paŝao, reganto de 1805 ĝis 1849.

Fronte al la “araba printempo”, la mameluka reflekso konsistis el defendo per ĉiuj rimedoj de tiuj reĝaj prerogativoj. La posedantoj de la regpovo volis certiĝi, ke la ŝtat-aparato ne falos en la manojn de sociaj fortoj taksitaj malpli altrangaj. En Egiptujo, post kiam la revolucio de 2011 rezultigis la falon de s-ro Hosni Mubarak, la puĉo de julio 2013 organizita de la generalo Abdel Fatah Al-Sissi kontraŭ la elektita registaro de la Islama Frataro malkaŝis la eksterordinaran volon de la armeanoj ne cedi iujn ajn erojn de siaj privilegioj. En Sirio, la krudeco kun kiu la reĝimo de s-ro Baŝar Al-Asad subpremis la pacajn protestojn konfirmis, ankaŭ tie, la nekapablon de la regantoj toleri iun ajn konteston aŭ kritikon.

La geopolitikaj streĉoj konfirmis la kontraŭrevolucian strategion de la establitaj reĝimoj. La kreskanta minaco de ŝijaisma ekspansiismo, enkorpigita de la irana ŝtato, ebligis al ili diabligi ĉiun internan opozicion kaj konduki kreskantan subpremon nome de nacia sekureco.

Alia ekzemplo de tiu katastrofa kuniĝo: Barejno. Por la gvidantoj de tiu eta sunaisma monarĥio, la opozicio aperinta dum la “araba printempo” estis nur marioneto de Irano, kiu manipulis la ŝijaisman loĝantaron, plimultan en la insularo. Aspiro al demokratiaj reformoj tamen neniam ĉesis ŝanceli Barejnon depost ĝia sendependiĝo en 1971. Inversa situacio ekzistas en Sirio, kie s-ro Al-Asad, apogita de Teherano, akuzas la opozicion agi favore al sunaisma konspiro instigita de Usono por domini Proksim-Orienton. La timo, ke la tuta regiono estos superŝutita de sunaismaj amasoj, klarigas kial la por-Asad-a koalicio kunigas tiom da malplimultoj, de la siriaj alavitoj ĝis la libanaj ŝijaistoj de la Hizbulaho, kaj la houtis de Jemeno.

Depost la “araba printempo”, la konflikto inter sunaistoj kaj ŝijaistoj multe pliintensiĝis. Inter la faktoroj kiuj akcelis tiun ekflamiĝon troviĝas la malaltiĝo de la petrolprezo kaj la starigo de la internacia interkonsento pri la irana atomindustrio, sed ankaŭ la percepto de ĉiu formo de politika plurismo kiel minaco por la nacia sekureco. En Egiptujo, ekzemple, la restarigo de la armea reĝimo kondukis al abrupta subpremo de la Islama Frataro, akuzita pri terorismo, dum ĝi estis rezigninta pri armita lukto kaj perforto. Neniam, depost la 1950-aj jaroj, la islamistoj kaj la opozicio ĝenerale suferis tiom severajn persekutojn. La kontraŭ-terorisma strategio de la regantoj agas laŭ la maniero de la memrealiga profetaĵo: La polic-armea subpremado estigas perfortajn reagojn, kiuj responde pravigas eĉ pli neflekseblan ordon.

Tiuj modernaj Mamelukoj ekspluatas la timon de ĝihadismo por igi la okcidentan blokon fermi la okulojn pri iliaj perfortaĵoj kaj reveni al sia politiko de senkondiĉa subteno al aŭtoritatemaj reĝimoj. Sed tio ne malhelpas ilin ludi duoblan ludon: ataki la religian ekstremismon interne kaj apliki politikojn kiuj plifortigas ĝin ekstere.

Tiel en Libio, la trupoj de la generalo Khalifa Haftar, subtenataj de Eŭropo kaj Usono, intence lasis la OIŜ ekregi la regionon de Sirto, preferante koncentri siajn fortojn por kontraŭbatali la rivalan registaron de Tripolo. En Sirio, s-ro Al-Asad reagis al la araba printempo liberigante el karceroj multajn islamistojn kaj malliberigante la aktivulojn de la aliaj opoziciaj grupoj. En Jemeno, la registaro kvalifikis la houthi-ojn terorisma movado je la servo de Irano, samtempe ekante intertraktadojn kun Al-Kaido. Kaj la golfo-monarĥioj, kvankam ili ja deklaris ke la OIŜ estas ilia plej granda malamiko, nenion faris — aŭ tiom malmulte — por malhelpi la aktivajn religiajn organizaĵojn sur siaj teritorioj financi armitajn islamismajn movadojn ekster iliaj landlimoj.

Tia plursenceco montras, ke plejmulto de la arabaj ŝtatoj, male al tio, kion ili asertas, tute ne deziras baldaŭan malaperon de la ĝihadisma minaco, kiu donas al ili bonegan prektekston por bloki ĉiun demokratian reformon.

Tia strategio, efika en mallonga daŭro, tamen riskas iam kolizii kun la neantaŭvidebla naturo de la revolucia procezo. Preskaŭ ĉiuj okcidentaj observantoj proklamis la morton de la “araba printempo”. En iliaj okuloj, tio jam estas certeco: nur la malforta tunizia demokratio elmergiĝas ankoraŭ el la ruinaĵo-kampo. Tiun diagnozon kundividas la arabaj registaroj, emaj turni la paĝon de tiu por ili tre malŝatata memoraĵo. La malagrablaj konsekvencoj, kiuj sankciis la demokratiajn postulojn en tiom da landoj ŝajnas ja pravigi ilin. Sed historio instruas, ke la revolucioj, same kiel ondoj, revenas laŭ cikla maniero: la postulo pri digneco kaj libereco neeviteble reaperos, ĉu la registaroj antaŭvidas tion aŭ ne.

Hodiaŭ, la foresto de surstrataj ribeloj ne signifas malaperon de la revoluci-procezo. La problemoj, kiuj kaŭzis la unuan ondon, en 2010, ne malaperis, tute male. La senlaboreco en plej multaj arabaj landoj estas same alta kiel antaŭ kvin jaroj, la ekonomio estas same malvigla, la administracio same senefika kaj la privata sektoro same apenaŭ naskita. En la socioj daŭre aŭdiĝas la voĉo de multnombra bolanta junularo, al kiu la registaroj ne sukcesas proponi perspektivojn. La edukaj sistemoj persistas privilegii la selekton per mono prefere ol per merito, kaj formadi heredantojn, kiuj ne havos la necesajn kompetentojn por alfronti konkurencon sur la tutmondaj merkatoj.

Eĉ pli grave: la regantoj daŭre senigas la civitanojn je sia parolrajto. La koluzio inter la politika klaso kaj la negoco-mondo restas forta, kaj ebligas al eta elito alkroĉita al siaj privilegioj regi ne nur la ŝtatajn instituciojn, sed ankaŭ la riĉofontojn de la lando. Oni ne miru, ke la mito de la disvolvado malpli kaj malpli inspiras fidon al la loĝantaroj, inunditaj per flataj komunikoj pri la kresko de la malneta enlanda produkto (MEP), pri kiu ili konstatas, ke ĝi alportas nek dungojn al senlaboruloj, nek estonton al la junuloj. Fosado de malegalecoj, manko de infrastrukturoj, difektoj de la eduka sistemo, korupto kiel landa malsano: neniu el tiuj gravaj difektoj trovis respondon depost 2010.

Komenci nun reformojn, aŭ atendi eksplodon de novaj popolribeloj

La strukturaj problemoj restas aŭ pligraviĝas, sed la socia kaj kultura teksaĵo de la arabaj socioj male senteble ŝanĝiĝis. La ordinara civitano ĉesis vivi timante la regpovon; ĝia obeemo ne plu povas esti tiel facile akirita, per trudo aŭ ideologia opinitrudado. La timo ja ne malaperis, sed ĝi ŝanĝis sian objekton. Nuntempe, oni timas ĉefe pri la disvastigo de la OIŜ kaj de ĝihadismo, kaj pri la disfalo de la ŝtatoj en Sirio kaj en Jemeno. Tiu nova timo, ĉiereganta, klarigas kial tiom da civitanoj ne plu kredas je ebleco de demokratia reformo. Ĝi kreskigas la seniluziiĝon kaŭzitan de la malsukceso de la revoluciaj movadoj en Egiptujo kaj en Libio — sen paroli pri Maroko kaj Jordanio, kie la esperoj de ŝanĝo stumblis sur la pordoj de la reĝa palaco. Ne mirinde, ke la kombino de timoj kaj seniluziiĝoj kreis atmosferon de socia apatio. Ja ofte, subteno al la reĝimo nur tradukas rezigneman akcepton pro manko de alia solvo.

Sed timo, seniluziiĝo kaj apatio estas efemeraj mensostatoj, kiujn la regantoj ne povas eterne pluvivigi. Ilia rifuzo proponi kredindajn reformojn eksplodigis la popolan koleron antaŭ kvin jaroj; tre verŝajne la samaj kaŭzoj iam produktos samajn efikojn. Ili devas elekti: eki nun reformojn, aŭ atendi ke eksplodos novaj ribeloj.

Pluraj signoj supozigas, ke tiu dilemo povos sufiĉe baldaŭ fariĝi prema. Libano ekzemple, travivas de la pasinta somero amasajn manifestaciojn direktatajn kontraŭ la registara nekapablo organizi la kolektadon de la rubujoj. La furioziĝo antaŭ la montoj da rubaĵoj stakigitaj en la stratoj mobilizas trans la religiaj kaj etnaj fendoj, ĉar ĝi donas okazon al la libananoj, aparte al la plej junaj, esprimi pli larĝan kaj pli profundan frustriĝon. Ne nur temas pri mallaŭdi la grandan neglekton de la registaro, sed ankaŭ renversi malmodernan religian sistemon, eĉ se tiu longtempe certigis al la lando ŝajnan politikan stabilecon. La manifestaciantoj postulas la starigon de pli demokratia sistemo, kiu traktu ĉiujn libananojn egalece anstataŭ koncentri la povon en la manojn de maljuniĝantaj elitoj alelektitaj surbaze de malaktualaj kriterioj.

Kelkajn monatojn antaŭe, Alĝerio travivis senprecedencan protest-manifestaciadon. La anonco de ekspluatad-projekto de skista gaso en Saharo instigis milojn da loĝantoj de tiu malriĉa kaj sekega regiono ekrezistadi samtempe kontraŭ la latentaj damaĝoj de la hidraŭlika rompado kaj kontraŭ disvolvo-modelo bazita sur la kaptado de la naturaj riĉaĵoj. Tiu lukto montras apartan signifon se oni memoras, ke precize tie, en Alĝerio, la “araba printempo” havas siajn plej malnovajn radikojn. La grandegaj manifestacioj de 1988 por ŝanĝo kaj demokratio, la balota sukceso de la Islama Fronto de Savo (IFS), la puĉo de la armeo kaj la sanga interna milito kiu sekvis: en tiu tragedio jam manifestiĝis konflikto inter ŝtato kaj socio. Eĉ se sporadaj kaj izolitaj, la luktoj, kiuj aperas tie kaj tie ĉi montras, ke la spirito de 2010 ne estingiĝis.

La ĉefa leciono eltirenda el la “araba printempo” tamen estas, ke politika kaj socia transformiĝo postulas pli ol punktajn kaj izolitajn mobiliziĝojn. Eĉ post kiam ili sukcesis faligi la malamatan tiranon, la opozicio-fortoj devas doni al si solidajn, koherajn kaj daŭripovajn organizajn kapablojn, politikajn kompetentojn kaj institucian vidadon. Tio dramece mankis ĉe la egipta opozicio post ties mallonga venko de 2011. Ĝia nekapablo malhelpi la revenon de la armeanoj restis en la memoro de multaj homoj kiel la komenco de la fino de la “araba printempo”. Veras, ke, en preskaŭ ĉiuj koncernaj landoj, la opozici-ĉefoj faris la samajn mortigajn erarojn. Ĉu ili eltiris lecionojn el tio, kaj ĉu ili estos pli bone preparitaj kiam revenos la printempo?

Simila scenaro tamen implicas unue forigi multe pli timigan obstaklon: la OIŜ. La fulmrapidan kreskon de Daesh (laŭ ĝia araba akronimo) klarigas samtempe la malforteco de la ŝtatoj, kiujn ĝi decidis renversi, kaj la detrua ludo de la geopolitikaj rivalecoj kaj eksterlandaj intervenoj.

Ironio de la sorto estas, ke la OIŜ ekfloris en Irako kaj en Sirio, ambaŭ landoj longtempe konsiderataj kiel modeloj de stabileco kaj ŝanĝo-imuneco, aparte pro la ĝenerala kontrolo aplikita de la ŝtataparato al la socio. Kvankam la krueleco de la OIŜ markas novan fazon de mutacio de la ĝihadisma ideologio, la homa materialo necesa por ĝia kresko estis jam surloke.

En Sirio, ĝia ekspansio postulis ne nur eksterlandajn rekrutojn, sed ankaŭ certan lokan subtenon. Tiu ĉi ne mankis, ĉefe ĉar la siria ŝtato, nezorganta plenumi la bezonojn de sia loĝantaro, estis lasinta kreski vezikojn de malriĉo kaj marĝeneco, facile ekspluateblajn de taŭge ekipita sekto.

En Irako, la OIŜ trovis favoran akcepton en la sunaismaj komunumoj diskriminaciataj de la registaro de s-ro Nuri Al-Maliki post la detruo de la ŝtataparato kiu sekvis la usonan invadon*. La OIŜ sin apogis al ŝijaismaj milicoj timataj pro siaj subpremoj kaj kiuj facile rabis la restantan militmaterialon de la eksa iraka armeo. La libana Hizbulaho estis ilia modelo, laŭ organizado, fameco kaj armea potenco. Tiusence, la OIŜ ne estis nur importata forto, sed ankaŭ loka reago al la persekutoj de la centra iraka registaro.

*  Vd Peter Harling, “Tio, kion anoncas la diseriĝo de Irako”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2014.

La OIŜ estas ankaŭ koalicio de fortoj, en kiu la mesiisma tendenco kunestas kun diversaj tribaj elementoj, lokaj komunumoj diskriminaciataj kaj eksaj oficiroj aŭ kadruloj de la reĝimo de Saddam Hussein. Ĝi distingiĝas de Al-Kaido laŭ pluraj esencaj punktoj*. Al-Kaido komprenas ĝihadon kiel operacion ekskluzive armean. Ĝi ne zorgas administri teritorion aŭ konstrui instituciojn, ĉar ĝi sin konsideras reto de nomadaj batalantoj, kies militceloj povos esti atingitaj nur longtempe post ilia surtera vivo. Por la OIŜ, male, la batalo devas tuj doni rezultojn. Perforto ne estas rimedo por atingi celon, sed estas mem la celo, en kiu plenumiĝas ĝia vizio de la mondo. La kreado de teritoria ento apartenas al la sama religia imperativo: ĝihado devigas konkeri terojn, instali registaron, ekspluati ĉiujn riĉofontojn de la geografio kaj materialoj.

*  Vd Julien Théron, “Funeste rivalité entre Al-Qaida et l’Organisation de l’Etat islamique”, Le Monde diplomatique, februaro2015.

Male al Al-Kaido, kiu zorge selektas siajn rekrutojn kaj trudas al ili drastajn postulojn, la OIŜ varbas kiun ajn, nura kondiĉo estas la motiviĝo. Dum Al-Kaido konsistas ekskluzive el militistoj, ĝi ambicias fariĝi loĝantaro. Ĝi do bezonas virinojn, familiojn, infanojn. Kaj, koncerne la eksterlandajn rekrutojn, ilia rolo estas ne tiom batali, kiom disvastigi la idealigitan bildon de la komunumo de kredantoj (la oumma), en ties propagandaj mesaĝoj direktataj al la ekstera mondo.

Estas evidente, ke tia kompreno de la ŝtato estas provoko, eble eĉ herezio, por granda plimulto de la sunaistoj mem, kaj tial OIŜ mobilizis kontraŭ si tiom larĝan koalicion de arabaj landoj. Sed oni ne povas kompreni la Daesh-fenomenon ekster la kunteksto de la eksterlandaj entrudiĝoj. La ĝihadisma minaco ja estas uzata de grandaj landoj kiel Rusujo aŭ Turkujo, kiel alibio por instali siajn ambiciojn en la araba mondo. La rusaj bombadoj en Sirio estas ja ligitaj al la OIŜ, sed ĉefe montras la deziron de Moskvo etendi sian influzonon en Proksim-Oriento, cele restarigi la imperian potencon perditan dum la disfalo de Soveta Unio*. Subtenante la reĝimon de s-ro Al-Asad, ĝi havigas al si interŝanĝeblan valuton por Ukrainujo, aŭ por kiu ajn alia teritorio, kiun la okcidentanoj eble postulos de ĝi.

*  Vd Alexeï Malachenko, “La siria veto de Moskvo”, Le Monde diplomatique en esperanto, novembro2015.
La parizaj atencoj montras la projekci-kapablon de la Organizaĵo de la Islama Ŝtato

Loke, la strategio estas simpla: fiksi la antaŭstaton, certigante al la siria prezidanto protektitan ŝtaton precize paŭsitan sur lia alavita bazo. Povos esti ke tiu strategio post iom da tempo ne plu efikos, pro nesufiĉa rendimento de la milita investo. Dume ĝi revenigas tiun eksmodan aliron konsistantan en kompreno de Proksim-Oriento tra la prismo de etnaj kaj religiaj identecoj, prefere al tiu de jure difinitaj ŝtatoj.

Pro sama kialo, la ruso-siria alianco riskas iam etendiĝi al Irako. Bagdado iom post iom rezignis pri la projekto reveni al pluretna kaj diverskonfesia nacia unueco. La iraka ŝtato konsideras sin kiel nur ŝijaisman, tial ĝi ne havas intereson pri redonado de la teritorioj kaptitaj de la OIŜ, ĉar tio devigus ĝin reintegri la sunaismajn komunumojn, kiujn ĝi malamas. Gi certe preferus profiti el la rusa armea pluvombrelo, kiu eĉ povus anstataŭi la usonan pluvombrelon.

La riskoj de terorismaj reprezalioj nur modere maltranviligas sinjoron Vladimir Putin. Ja eksplodo de bombo en metroo de eŭropa ĉefurbo malfortigus la koncernan regisŧaron, sed en Rusujo ĝi nur servus la strategion de la ŝtatestro: nutri la timon de terorismo por pravigi feran politikon interne kaj ekstere de liaj landlimoj.

Tamen, ne estas la intereso de sinjoro Putin malaperigi la OIŜ, kiu agas tiom utile por malfortigi la eŭropajn interesojn kaj limigi la porokcidentan opozicion en Sirio. Reale, la OIŜ utilas al ĉiuj: la siria reĝimo uzas ĝin por forgesigi la proprajn kruelaĵojn, la Sauda Arabujo por intensigi sian ideologian batalon kontraŭ la ŝijaistoj, Irano por dividi la sunaistojn, Turkujo por likvidi la Partion de la Laboristoj de Kurdujo (PLK).

En la kazo de Turkujo, la strategio de instrumentigo de la OiŜ celas internan uzon. Temas pri instali konstantan klimaton de streĉo, timo kaj divido, tiel ke la prezidanto Recep Tayyip Erdogan kaj ties registaro aperu kiel la lasta remparo kontraŭ ĥaoso. La kontraŭ-OIŜ koalicio, en kiu Ankaro formale partoprenas, provizas al ĝi kovrilon por ataki la kurdojn ne nur ene de la propra loĝantaro, sed ankaŭ tiujn de Sirio kaj Irako. La fakto, ke tia milita pliintensiĝo povos pligrandigi la ĝeneralan nestabilecon kaj krei novan batalakson ne ŝajnas maltrankviligi s-ron Erdogan, kiu ĉefe zorgas eltiri balotajn profitojn el tiu politiko de la plej malbono.

La parizaj atencoj markas strategio-ŝanĝon de la OIŜ. Ĉi tiuj perfortaĵoj enkadriĝas en la sekvoj de la atencoj kontraŭ la Hizbulaho, kiu subtenas la reĝimon de s-ro Al- Asad, en Bejruto, kaj kontraŭ civila rusa aviadilo en Sinajo en Egiptujo. Ili montras certan projekci-kapablon de la organizaĵo ekster Sirio kaj Irako por frapi la plej videblajn agantojn de la koalicio formita kontraŭ ĝi. Samtempe, ili atestas la fakton, ke la organizaĵo dolore sentas la severajn batojn ricevitajn en siaj bastionoj: ĉi tiuj kontraŭ-atakoj kondukitaj eksterlande esprimas perdon de ĝia ofensiva elano sur la interna fronto. La terorisma risko kreskas. Unuvorte, tiu ŝajne neracia perfortaĵo ne estas sen kohereco kaj diferencas de la apokalipsa logiko de Al-Kaido.

La Okcidento povas intensigi sian aviadan militkampanjon; ĝi tiel ne sukcesos elradikigi la OIŜ. Sperto montris la efikecon de neŝtataj agantoj por konduki lokan rekonkeron. La sukcesa atako de la kurdoj en Sinjar atestas pri tio, same kiel la interveno de la beduenaj triboj chammares en la konflikto kun la OIŜ. Tamen, vera kontraŭ-ofensivo postulas strategion pri kuniĝo de ĉiuj ĉeestantaj fortoj, kiu minimumigu la diverĝajn interesojn kaj la geopolitikajn rivalecojn.

Kontraŭ-revolucia domeno-efiko impulsata de aŭtoritatemaj reĝimoj, ebleco de reapero de la “araba printempo”, implikado de interesoj ĉirkaŭ la plurkapa monstro OIŜ: distirata inter tiuj tri perspektivoj, la estonteco de la araba mondo ŝajnas tre malcerta.

Hicham ALAOUI


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malfacila dialogo sub usona kontrolo

Ordonema turniĝo en Seulo

La Sud-Korea ekonomio senspiriĝas: la kreskado malpliiĝis je 5 punktoj en kvin jaroj. Fronte al malkontento, la subpremo disvolviĝas. La unuan fojon de post la diktaturo sindikatestro estis enprizonigita.

Ĉirkaŭ 40000 homoj manifestaciis sur la grandega placo de la urbodomo de Seulo la 5-an de decembro 2015, por protesti kontraŭ la subpremo gvidata de prezidanto Bak Geun-hje, kiu oficas de februaro 2013. La 14-an de novembro, je alvoko de 118 organizaĵoj, anoj de la Korea Konfederacio de Sindikatoj (Korean Confederation of Trade unions (KCTU), 130000 koreoj amasiĝis por protesti kontraŭ la reformo de la laborjuro, la rekontrolo de la lernejaj historilibroj kaj la konsento pri liberkomerco kun Ĉinio. Polico uzis akvokanonojn, kaj vundis tridekon da homoj, unu el ili grave.

Gim Ĝu-hjun, profesoro de la nacia universitato de Seulo, kiu estis sur la placo de la urbodomo dum la unua manifestacio, indignas: “Kiel la prezidanto povas paroli pri ”neleĝa kaj perforta kunveno“, kiam tiom da homoj pace manifestaciis? Kiel ŝi povas kompari manifestaciantojn portantajn maskojn kun anoj de la terorista organizaĵo Daeŝ?” Se iuj protestantoj fakte portas maskon - kun formo de papilio, kato, tigro aŭ eĉ kun la vizaĝo mem de S-ino Bak - tio estas por samtempe moki la prezidanton kaj por eskapi subpremon: polico filmas aŭ uzas la gvatokameraojn por identigi manifestaciantojn kaj, foje, kunvoki ilin.

Tiun saman 5-an de decembro, la centra tribunalo de Seulo eldonis arestmandaton kontraŭ ok homoj pro “kontraŭleĝa manifestacio”. Kelkajn tagojn antaŭe ĉirkaŭ 700 policistoj ĉirkaŭis kaj traserĉis dum ses horoj la sidejon de KCTU, forportante dosierojn, komputilojn, ktp. Ĝia estro, S-ro Han Sang-gjun, akuzita pro planado de perfortaĵoj, tiam rifuĝis en budhisman templon dum tri semajnoj antaŭ ol liveriĝi al polico. “Mi luktas por malebligi la alprenon de leĝoj, kiuj celas faciligi maldungon de salajruloj. Tio igas min publika malamiko, je la okuloj de la registaro”, li ekkriis ĉe sia aresto. La 13-an de decembro la tribunalo de Seulo ĝustigis lian “portempan malliberigon”, laŭ ĝi, pro “krimecaj agoj”. Notinde malsevera pri leĝmalobeoj de la konglomeratoj (chaebol), ĉampionoj pri impostfraŭdo, S-ino Bak senhezite subpremas siajn oponantojn.

En la motivoj, kiuj puŝis tiom da homoj manifestacii, troviĝas leĝprojektoj pri laboro kaj pri sano. Je la nomo de lukto por dungado de junuloj, la prezidanto kaj la partio Saenuri (Partio de la nova limo, konservativa) volas kreskigi flekseblecon kaj obligi malfirmajn oficojn.

Nuntempe, ĉiu salajrulo, kiu havas portempan kontrakton (PTK) devas esti firme dungata, kiam li laboras pli ol du jaroj. Per la nova leĝo, tio okazos post kvar jaroj. Nu, tiuj “neformalaj laboristoj” ne havas la samajn salajrojn ol siaj kolegoj, eĉ kiam ili havas la saman oficon, kaj ne profitas la samajn socirajtojn. Ilia nombro pliiĝis je 4,9% inter 2011 kaj 2015*. Samtempe, la portempaj dungoj de junuloj estos plifaciligitaj.

*  Labour Force Statistics, 2015, http://kostat.go.kr

Tiuj reformoj aldoniĝas al tiuj jam efektivigitaj de S-ino Bak, kaj pri kiuj ŝi estas tre kontenta: “Ni faris reformojn en kvar ĉefaj kampoj: publika sektoro, laboro, financa salubrigo kaj instruado.” Danke al tio, ŝi diras, “ni impulsis integrigan ekonomion*, kiu estus favora al Koreoj. Tamen la prezidanto silentas pri la rezultoj de tiu politiko (kaj tiu de ŝia antaŭulo, ankaŭ konservativulo): la kreskado, 6,2% en 2010 falis al 2,7% en 2014. La junuloj, eĉ tre diplomitaj, havas pli kaj pli malfacilaĵojn por trovi laboron.

*  Intervjuo en la retejo de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado (APEK), Manilo, 17-a de novembro 2015. www.apec.org .

Laŭ la diroj de la prezidanto de Saenuri, S-ro Gim Mu-sung, respondecas pri tio... la sindikatoj: “Sen KTCU la lando estus multe pli riĉa. La malneta enlanda produkto (MEP) superus po 30000 dolaroj por loĝantoj”, li asertis dum prelego organizita de lia partio la pasintan 27-an de novembro. Nun, la MEP estas po 27315 dolaroj, laŭ Internacia Mon-Fonduso.

Cetere, la registaro volas privatigi iujn hospitalajn servojn, por igi ilin profitaj. Ĝi celas favori kuracturismon por logi riĉan klientaron, kaj promesas, ke tio kreos 11000 oficojn. Pri la Koreoj, ili devos pagi pli aŭ atendi pli longe antaŭ ol esti kuracotaj.

En la manifestacio de la 14-a de novembro videblis granda nombro da terkulturistoj kaj fiŝkaptistoj malkontentaj pri la liberkomerca interkonsento kun Ĉinio, ratifita de la parlamento la 30-an de novembro. Ili volas daŭre vivteniĝi per sia laboro kaj timas enfluegon de malmultekostaj ĉinaj produktoj. Iel, la registaro agnoskas, ke ilia timo estas reala, ĉar ĝi kreis kompensfonduson je 1 miliardo da Ŭonoj (789 milionoj da eŭroj) por dek jaroj, plej verŝajne ne sufiĉa por kompensi la perdojn de la terkulturistoj kaj fiŝkaptistoj.

“Taŭga vidpunkto pri historio”

Fine, de du semajnoj, la demokrataj fortoj tre mobiliziĝas kontraŭ la decido de S-ino Bak trudi unu solan lernolibron pri historio, kies enhavo estos decidita de komisiono elektita de ŝi mem. Temas pri, ŝi diras, “doni taŭgan vidpunkton pri historio kaj korekti la misformajn versiojn maldekstrajn, kiuj provas laŭdi Nord-Koreion kaj miskreditigi la kapitalismajn farojn de la Sudo*”.

*  Parolado en la parlamento, 27-a de oktobro 2015.

La batalo pri la historiaj lernolibroj ĉiam estis akuta en la lando. Post la fino de la Japana okupado, la privataj eldonejoj prizorgis la historiajn lernolibrojn, kaj la registaro donis postkontrolan konsenton. Poste, depost 1974, la diktatoro Bak Ĉong-hi (1961-79), patro de la nuna prezidanto, trudis ŝtatan monopolon. Du jarojn antaŭe li promulgigis la konstitucion Jusin, kiu forviŝis la limigon de la prezidantajn mandatojn kaj koncentris ĉiujn potencojn en liajn manojn. Tiu “restariĝo de 1972” faciligis ŝtatigon de la lernolibroj, samtempan al glorigo de la regantoj kaj gravaj distordoj de la historio. Post la fino de la diktaturo, en la 1980-aj jaroj, plurpartia sistemo reestiĝis. Ja tiun diversecon de vidpunktoj S-ino Bak volas sufoki.

Jam en 2008 ŝia antaŭulo, S-ro I Mjong-bak puŝis la kreon de “alternativa lernolibro pri moderna kaj nuntempa historio de Koreio”. Tiu libro karakteriziĝis per komplezema vidpunkto de la Japana okupado, kiu ebligis modernigi Koreion. Ĝi omaĝis la chaebol-ojn, al kiuj la lando ŝuldis sian industriiĝon, kaj Prezidanton Bak Ĉong-hi. La sama vidpunkto retroviĝas en la lernolibro publikigita de la eldonejo Gyohaksa kaj permesita de S-ino Bak por lernejoj. La historiistoj, tre kritikaj, maltrankviliĝas pri elmeto de ununura lernolibro. La kreskanta kontraŭstaro kolerigis la prezidanton dum la konsilio de ministroj la 10-an de novembro 2015: “Se oni ne lernas taŭgan historion, la menso iĝas nenormala”, ŝi substrekis.

En tri jaroj, S-ino Bak faris dudek vizitojn al fremdaj landoj. La konservativaj amaskomunikiloj - t.e. la kvazaŭ tutaĵo de ĵurnaloj kaj televidoj - laŭdas tiun damon portantan “elegantajn vestaĵojn, kun sian ruĝan mantelon kaj sian malhelgrizan pantalonon, kiu antaŭmetas la Sud-Korean modon en la Muzeo pri dekoraciaj artoj de Parizo, en la palaco de Luvro”*. La strikantoj, kompense, ne instigas tian lirikemon: “La organizantoj de la striko asertas, ke ili pace manifestacias, la publikaj aŭtoritatoj ne estu trompitaj de tiaj kamuflaj manovroj”, freŝdate insistis komentariisto*. Jam leĝprojekto estas metita en la parlamento por malpermesi maskojn dum manifestacioj. Kaj la ĉefo de KTCU restas akuzita. Tio ankoraŭ neniam okazis de post la diktaturo.

*  Munhwa Ilbo, Seulo, 1-a de decembro 2015.
*  TV Chosun, 5-a de decembro 2015.

SUNG ILKWON


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Azil-rajto kontestata

Ĉiuj kontraŭ Schengen

La 15- an de decembro, la Eŭropa Unio anoncis kreadon de nova polickorpuso taskita kontroli la eksterajn landlimojn de la Unio. Jen plia paŝo al serĉado de sekurecaj solvoj, kiuj ne solvos la migrado-krizon.

Benoît BRÉVILLE

PLI OL UNU MILIONO da azilpetoj; dekoj da boatoj albordiĝantaj ĉiutage sur la grekaj aŭ maltaj plaĝoj; rekorda nombro da mortintoj en Mediteraneo; landoj, kiu sendas la armeon por kontroli siajn landlimojn... Escepte ampleksa, la migro-ondo de 2015 severe perturbis la funkciadon de la Eŭropa Unio. Inter aŭgusto kaj oktobro 2015, Germanujo, Aŭstrujo, Hungarujo, la ĉeka Respubliko kaj Slovakujo ĉiuj restarigis kontrolojn ĉe siaj landlimoj por bloki la alvenon de rifuĝintoj.

Depost la atencoj de la 13-a de novembro en Parizo, Francujo aliĝis al la movado, dum kelkaj politikaj respondeculoj konsideras la Schengen-interkonsentojn, kiuj organizas la liberan cirkuladon de homoj inter la subskribintaj ŝtatoj, kiel unu el la kaŭzoj de la amasmortigo. “Schengen mortis”, juĝis s-ro Nicolas Sarkozy, prezidanto de la partio ‘La Respublikanoj’. “La foresto de naciaj landlimoj estas krima frenezaĵo”, aldonis s-ino Marine Le Pen (Nacia Fronto), dum s-ro Nicolas Dupont-Aignan (Debout la France) postulis “la restarigon de niaj naciaj landlimoj por eviti la enŝteliĝon de ĝihadistoj”. “Se Eŭropo ne prenas siajn respondecojn, tiam la tuta Schengen-sistemo estos kontestata”, ankaŭ minacis s-ro Manuel Vals*.

*  Respektive: www.republicains.fr, 18 novembro 2015; komuniko de la 19-a de novembro 2015; blogo de Nicolas Dupont-Aignan, 15-a de novembro 2015; France 2-Televido, 19-a de novembro 2015.

Malkovro de 71 putriĝantaj kadavroj en kamiono, en Aŭstrujo, emocio antaŭ la foto de siria infankadavro grundita — inter multaj aliaj — sur turka plaĝo: pluraj dramoj markis la pasintan jaron, kiuj ŝajne kaŭzis kolektivan ekkonsciiĝon, antaŭ ol la intereso iris aliloken. La politikaj gvidantoj indignis, kaj poste kulpigis la pasigistojn. La franca ministro pri internaj aferoj, s-ro Bernard Cazeneuve, anoncis “senkompatan lukton kontraŭ la organizoj de hom-komerco”, dum lia germana samulo, s-ro Thomas de Maizière, promesis “lukti kontraŭ la krimaj bandoj de pasigistoj, kiuj negocas hom-mizeron”. La “pasigistoj” estas idealaj kulpantoj; sed ili simple profitas el la distanco kiu pliiĝas inter la enmigradaj leĝaj vojoj en Eŭropo kaj la tre forta postulo pri elmigrado, aparte el Mez-Oriento kaj Afriko.

La subpremado kreskigas la krimecan devojiĝon

La eŭropaj landlimoj ne estas fermitaj al enmigrado. En 2013, ekzemple, la dudek ok membro-ŝtatoj de la Unio akceptis laŭleĝe pli ol 1,5 milionon da eksterunianoj. Ĉiu ŝtato decidas pri tiu fluo laŭ la ekonomia konjunkturo, la demografia situacio aŭ la politika koloro de la registaro. En Francujo, 209 782 restadpermesoj estis disdonataj en 2014 — por familia kuniĝo, por studentoj, kvalifikitaj laboristoj, portempaj laboristoj aŭ ankaŭ por rifuĝintoj-, tio estas nur 13 000 pli ol en 2010.

Intertempe, pluraj landoj el Mez-Oriento kaj Afriko tamen dronis en internajn militojn, kiuj ĵetis sur la vojojn milionojn da homoj. Pro neeblo ricevi vizon, multaj el ili kontraŭleĝe trairas la eŭropajn limojn. Por tio ili devas sin kaŝi en kamionoj, trovi provizorajn dormejojn, trairi Mediteraneon sur neleĝaj boatoj, akiri falsajn dokumentojn, doni monon al koruptitaj ŝtatfunkciuloj. Tiuj operacioj postulas intervenon kaj sperton de organizitaj retoj.

De dudek kvin jaroj, la Eŭropa Unio multigis dispoziciojn por malhelpi la neleĝan enmigradon: komuna datumbazo por la eŭropaj policoj (Schengen-inform-sistemo), kreado en 2000 de sliparo de fingrospuroj kaj lanĉo en 2005 de Frontex, la eŭropa agentejo taskita kontroli la eksterajn limojn per helikopteroj, senpilotaj aviadiloj, militŝipoj, okulvitroj por vidi nokte kaj detektiloj de korbatoj. Laŭ la kalkuloj de la projekto The Migrants Files*, de 2000, la kontraŭleĝa enmigrado al Eŭropo estigis vendojn almenaŭ egalajn al 16 miliardoj da eŭroj por la pasiganto-retoj. Ene de dek kvar jaroj, la membro-ŝtatoj elspezis 11 miliardojn da eŭroj por elpeli sendokumentulojn, kaj almenaŭ 2 miliardojn por plifortigi siajn 14 000 kilometrojn da eksteraj landlimoj.

*  La projekto The Migrants Files kunigas dudek kvin eŭropajn ĵurnalistojn, kiuj enketas pri la migrad-demando en la Unio. Vd “The money trails”, 18-a de junio 2015, www.themigrantsfiles.com

Ĉi tiuj nombroj restas modestaj, kompare kun la rimedoj mobilizitaj de Usono por protekti sian teritorion: 18 miliardoj da dolaroj jare, esence koncentritaj sur la 3 140 kilometroj da landlimo kun Meksiko, kie estis konstruita 5-metrojn alta muro, provizita per 1 800 kontrol-turoj. Malantaŭ la muro aktivas 20 000 sekurec-agentoj, tio estas unu por ĉiu 150 metroj.

La usona politikologo Peter Andras montris, ke la pliefikigo de la landlimaj kontrol-dispozicioj en Usono kreskigis la koston kaj la daŭron de la vojaĝoj, la prezon de la falsaj dokumentoj kaj la sumon necesan por korupti ŝtatfunkciulon. Tio estigis kreskantan krimigon de la migradkomercaj retoj, kiuj, iom post iom, fandiĝas kun tiuj de drogkomerco*. Sed tiu kvazaŭ milita kontrolo ne rezignigis la kandidatojn al enmigrado, kies motiviĝo dependas esence de la situacio en ilia origina lando. Ĉiujare, 300 000 ĝis 400 000 homoj daŭre kontraŭleĝe trapasas la usonan landlimon.

*  Peter Andreas, Border Games. Policing the U.S.-Mexico Divide,Cornell University Press, Ithaca (Usono), 2009 (1-a eld.: 2000).

La militoj, kiuj disŝiras Sirion, Irakon, Libion, Afganujon, Jemenon, Niĝerion, Somalion aŭ Sudanon, instigas loĝantojn foriri, kaj tiu fluo kreskas kiam la konfliktoj enŝlimiĝas. Tiuj delokitoj instaliĝas, la plimultaj, en la propra lando aŭ en la limaj landoj: Libano, Turkujo kaj Jordanio, akceptas preskaŭ 4 milionojn da sirianoj*. Nur malplimulto provas atingi Eŭropon. Teorie, tiuj civitanoj de militantaj landoj rajtas la rifuĝanto-statuson en la membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio, ĉiuj subskribintoj de la Ĝeneva konvencio de la 28-a de julio 1951. Praktike, estas malfacile por ili ricevi tiun statuson.

*  Vd: Hana Jaber, “Qui accueille vraiment les réfugiés?”, Le Monde diplomatique, oktobro 2015.

Kvankam la ludo estas ankoraŭ malfacila post la eniro en eŭropa lando (vidu sur nia retejo “Le jeu de la demande d’asile”), la ĉefaj obstakloj tamen troviĝas survoje al la Malnova Kontinento. Unue, estas neeble formuli azil-peton el ekstera lando. Por leĝe akiri protekton de, ekzemple, Francujo, kandidato devas iri en francan ambasadejon aŭ konsulejon, en la propra lando - aŭ najbara lando se tiuj estas fermitaj-, kiel en Sirio aŭ Somalio. Tie, li povas peti “porazilan vizon”, kiu ebligos al li nur eniri la francan teritorion kaj tie deponi peton. Sed tiuj vizoj estas donitaj nur treege ŝpareme de la ministrejo pri eksteraj aferoj: en 2014, nur 712 sirianoj ricevis ilin*. Loĝanto de Homs sukcesinta iri en Bejruton por peti vizon havas tre malmultajn ŝancojn ricevi ĝin.

*  “Rapport d’activité 2014” (Agad-raporto 2014), France Terre d’asile, Parizo, 2015.

Alia metodo por laŭleĝe eniri Eŭropan Union estas: atingi unu el la tendaroj administrataj de la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKR), (UNHCR en la angla) kaj atendi transporton al lando taksata pli sekura laŭ la “interkonsentoj de reinstaliĝo”. Sed la ŝancoj ĝin profiti restas malgrandaj: en Francujo, tiu dispozicio en 2014 koncernis nur 500 sirianojn*.

*  Jam citita.

Sed la rifuĝintoj estas milionoj. Plej multaj el ili devas eniri kontraŭleĝe en la Union, post vojaĝo, kiu komenciĝas je la turko-siria landlimo, kie estas danĝeraj ĝihadistaj grupoj, aŭ en Libio, kie milicoj regas. Nur la servo de pasigistoj povas ebligi al ili atingi la celon. Longa, danĝera kaj korpe tre laciga, tiu vojaĝo induktas selekton inter la migrantoj: necesas esti juna, fortika, forte motivita kaj veni el sufiĉe riĉa socia tavolo por pagi la vojaĝon. La nunaj rifuĝantoj estas do ofte urbanoj kaj diplomitoj; laŭ la AKR, 72% el ili estas viroj (kaj ne 99% kiel asertis s-ino Le Pen dum la lasta Somera Universitato de la Nacia Fronto), 13% virinoj kaj 15% infanoj.

“Grekujo frontas krizon en la krizo”

Laŭ la regularo Dublin 2, adoptita de la Eŭropa Unio en 2003, tiuj, kiuj alvenas en Eŭropo devas deponi sian azilpeton en la unua lando, kie ili envenis. Tiu regulo ignoras la realon de la migrantoj, ĉar multaj el ili trairas Italujon aŭ Grekujon nur kun la espero atingi alian landon. Sed ĝi ankaŭ kondamnas al kontraŭleĝeco tiujn, kiuj deziras ekzemple aliri parencon aŭ amikon en Svedujo, kaj estigas profundan teritorian malekvilibron, ĉar la plejmulto el la rifuĝantoj kompreneble alvenas tra la periferiaj landoj. Ties pludaŭro estas des pli absurda, ke la nordaj ŝtatoj de Eŭropo tre malofte resendas rifuĝintojn al Grekujo aŭ Italujo, pro tio, ke ili alvenis tra tiu lando.

Komence de la 2000-aj jaroj, Hispanujo estis ĉe la unua linio, fronte al la loĝantoj de subsahara Afriko kaj de Magrebo, kiuj provadis trairi la Ĝibraltar-markolon aŭ penetri en la enklavojn Ceŭto kaj Melilo. Kiam la bariloj plifortiĝis en tiu regiono (konstruo de muroj kaj malliberej-tendaroj, Frontex-operacioj...), la fluoj delokiĝis al Italujo kaj Malto, kie elŝipiĝas la migrantoj venantaj de Libio kaj Tunizio, kaj al Greklando, kie avenas tiuj, kiuj uzas la turkan vojon*.

*  Vd. Camille Schmoll, Hélène Thiollet kaj Catherine Wihtol de Wenden (sub la dir. de), Migrations en Méditerranée, CNRS Editions, Parizo, 2015.

De 2011 kaj la komenco de la “arabaj printempoj”, tiuj tri ŝtatoj travivis la elŝipiĝon de la plej multaj homoj serĉantaj rifuĝejon en la Malnova Kontinento. Tiel, ili suferas kvazaŭ “duoblan punon”: ili devas ne nur certigi la kontrolon de la eksteraj landlimoj de Eŭropo, sed krome administri la alvenon, la akcepton, la loĝadon — ofte en tendaroj-, kaj la azilpetojn de centmiloj da rifuĝintoj. Premata de ripetataj malabundo-planoj, Greklando malfacile povas ludi tian rolon. “Tiu problemo superas nin. Greklando estas lando, kiu suferas ekonomian krizon kaj frontas homsavan krizon en la krizo”, deklaris la greka ĉefministro Alexis Tsipras la 7-an de aŭgusto 2015*.

*  Citita de la Agentejo France-Presse, 7-a de aŭgusto 2015.

Transformiĝi, laŭ ordono de Bruselo, en kontinenta Cerbero estas jam, por unu el la plej malfortaj membroj de la Unio, timinda devigo. Malgraŭ tio Greklando estas ankoraŭ regule riproĉata de siaj eŭropaj “partneroj”, kiuj minacis ĝin, komence de decembro, esti eksigita el la Schengen-areo se ĝi ne pli bone kontrolos siajn landlimojn. “Ĉiu lando devas respekti la Schengen-regulojn, inkluzive tiun, kiu trudas, ke la azilpetoj estu deponataj en la alvenlando, ekzemple en Grekujo, kaj ne aliloke” aldonis la (pola) prezidanto de la eŭropa Konsilio, s-ro Donald Tusk, la 3-an de decembro*. Ĉar estas pli facile sekvi tiun konsilon por Stokholmo, Parizo aŭ Berlino ol por Ateno kaj Romo, s-ro Tusk tuj aldonis, ke la landoj troviĝantaj “sur la unua linio de la migrado” devas kompreneble profiti la “eŭropan solidarecon”.

*  “Donald Tusk: “Cette migration est trop forte pour ne pas être stoppée””, Le Figaro, Parizo, 3-a de decembro 2015.

Kompreneble, sed... pri migrado same kiel pri monaj politikoj: solidareco ne estas la plej bone kundividita kvalito ene de la Unio. Multaj nordaj ŝtatoj provas teni la problemon en la sudaj landoj, kiuj interbatalas por scii kiu portos la plej pezan ŝarĝon. En 2008-2009, streĉe rilatis inter si la itala kaj malta registaroj pri la Nautilus-operacio, kondukata de Frontex en centra Mediteraneo: kiu lando devis do akcepti la homojn savitajn el la maro de la Agentejo? Laŭ Romo, tion devis fari la ŝtato kiu gastigis la Frontex-mision, do la malta registaro. Tiu lasta, alvokanta la internacian juron, asertis ke la savitoj devis esti elŝipigataj en la plej proksima “sekura” haveno, tiuokaze Lampedusa. Manke de interkonsento inter la du landoj, Bruselo decidis malfavore al Malto, kiu de post tio ne plu akceptis Frontex-mision*.

*  Julien Jeandesboz, “Au-delà de Schengen. Frontex et le contrôle des frontières de l’Europe”, en Sabine Dullin kaj Etienne Forestier-Peyrat, Les Frontières mondialisées, Presses universitaires de France-La Vie des idées, Parizo, 2015.

Italujo havis malpli da bonŝanco en la printempo 2011, kiam la registaro de s-ro Silvio Berlusconi decidis disdoni 25 000 portempajn restadpermesojn, tiel donante al tunizianoj elŝipiĝintaj en Sicilio la eblecon cirkuli en Eŭropo. La aŭstra, germana, belga, finlanda, nederlanda kaj slovaka ministroj pri internaj aferoj tuj kontraŭstaris tiun decidon, elvokante “atencon kontraŭ la Schengen-areo”. S-ro Sarkozy, tiam prezidanto de la [franca] Respubliko, decidis suspendi la fervojan cirkuladon inter Francujo kaj Italujo. Denove, la afero estis juĝita de Bruselo, kiu pravigis Parizon, akceptante modifi la regulojn de libera cirkulado en Eŭropo. Ĝis nun, eblis fermi siajn landlimojn nur “en kazo de grava minaco al la publika ordo aŭ la interna sekureco”. De 2013, estas permesata tion fari kaze de “persistaj kaj seriozaj misfunkciadoj de membro-ŝtato rilate al la kontrolo de la eksteraj landlimoj”.

En kunteksto de migrad-alfluo tia, kia ĝi ne povas esti haltigita ĉe la pordoj de Eŭropo, tiu nova dispozicio minacas eĉ la ekziston de la Schengen-areo. Post la atencoj de la 13-a de novembro 2015, faritaj de ĝihadistoj, inter kiuj pluraj atingis Parizon ŝajnigante sin rifuĝintoj, Bruselo respondis al la minacoj fermi la landlimojn, per subskribo de interkonsento kun Ankaro. Kontraŭ 3 miliardoj da eŭroj, promeso liberaligi la disdonon de eŭropaj vizoj al turkoj kaj relanĉo de la intertraktado por aliĝo al la Unio, Turkujo promesis pluteni la rifuĝantojn kiuj transitas tra ĝia teritorio, kaj reakcepti la ekonomiajn migrantojn, kiuj venas de tie. Prezentita kiel historia, tiu “komuna agadplano” ne estas vere nova. Antaŭe, la Eŭropa Unio kaj ties membroj jam subskribis pli ol 300 interkonsentojn pri reakcepto kun 85 landoj. Tiuj intertraktadoj ofte similas al maskita ĉantaĝo: la eŭropaj registaroj promesas al sia partnero, kontraŭ ties pli bona kunlaborado, pli favoran sintenon koncerne sian eksterlandan kaj komercan politikon*.

*  Virginie Guiraudon, “Les effets de l’européanisation des politiques d’immigration et d’asile”, Politique européenne, n-ro 31, Parizo, 2010.

Eĉ se la turka prezidanto montriĝos severa kaj nefleksebla en sia traktado de la kontraŭleĝaj migrantoj, la interkonsento kun Ankaro ne solvos la problemon. Ĝi translokigos ĝin - eble en Libion, kie la pasigisto-retoj regas depost la falo de Muamar Kadafi. Ĉio indikas, ke la amasa alveno de rifuĝantoj periferie de Eŭropo pludaŭros en la estontaj monatoj kaj jaroj. Kaj oni ne povas supozi, ke la ŝtatoj de la Unio ĉesos fortikigi siajn internajn landlimojn. Tia dinamiko tamen atencas la esencon mem de la eŭropa projekto, bazita de la Romo-traktato de 1957 sur la libera cirkulado.

Kiam, en junio 1985, Francujo kaj la Germana Federacia Respubliko (GFR), kun Belgujo, Nederlando kaj Luksemburgo (Benelukso) subskribis la Schengen-interkonsentojn decidantajn la abolon de la naciaj landlimoj, tio ne estis por ke la civitanoj vojaĝu libere, sed ĉar la kontinento de pli ol unu jaro trairis “krizon de la Komuna Merkato”. Malkontentaj pro la intensigo de sia laboro pro la kresko de la eŭropa komerco, la francaj kaj italaj doganistoj komencis en februaro 1984 “fervor-strikon” kaj ekkontrolis ĉiujn kamionojn trairantajn ilian landlimon. La ŝoforoj respondis per blokadoj, kiuj kaŭzis gigantajn vojŝtopiĝojn, krome dum la feriaj ekiroj. Kiam la konflikto finiĝis, la Ĝenerala Sekretariejo de Benelukso ekprenis la dosieron kaj studis la kondiĉojn de surtera libercirkulado de individuoj kaj varoj en Eŭropo. Tiun perspektivon favoris la GFR, kies ekonomio, industria kaj eksportanta, suferis pro la nesufiĉa fluideco de la eŭropaj ŝoseoj. El tio naskiĝis la interkonsentoj de Schengen en 1985, la Traktato de Schengen en 1990, la efektiva malfermo de la internaj landlimoj en Okcidenta Eŭropo ekde 1995, kaj poste la iompostioma etendiĝo de tiu dispozicio al 26 landoj*.

*  Ĉiuj landoj de la Unio estas ligitaj de la regularo ‘Dublin 2’ pri azil-rajto, sed ses membro-ŝtatoj ne aliĝas al la Traktato de Schengen: Britujo, Irlando, Rumanujo, Bulgarujo, Cipro kaj Kroatujo. Inverse, Svislando, Liĥtenŝtejno, Islando kaj Norvegujo aliĝis al la Schengen-areo sen aparteni al la Unio.
Kaj se Francujo fermus sian landlimon kun Hispanujo?

De la 1980-aj jaroj, la intereŭropa komerco tre rapide multobliĝis en la Unio. La aŭtoj fabrikataj en Francujo, ekzemple, estas faritaj el pecoj produktitaj eksterlande, kiuj trairis plurajn landojn antaŭ ol atingi la muntoĉenon. En 2013 la ŝosea vartransporto en Eŭropo atingis la eksterordinaran nombron 1 765 miliardoj da tunoj-kilometroj*. Ĉiutage, centmiloj da kamionoj trairas la kontinenton, plenaj je varoj, kies liver-templimoj malfacile tolerus la atendo-horojn truditajn de la landlimaj kontroloj. Krome, de dudek jaroj, miloj da laboristoj kaptis la okazon de cirkul-libereco por trovi laboron en najbara lando. Francujo ekzemple havis 158 000 landlimajn laboristojn en 1995; hodiaŭ, ili estas pli ol 350 000.

*  Mezurunuo respondanta al transporto de unu tuno sur unu kilometro.

La nuligo de la Schengen-interkonsentoj ne estas imagebla sen profunda reorganizado de la kontinenta ekonomio. La plej konvinkitaj defendantoj de la unusola merkato bone konscias pri tio kaj multigas la avertojn. La nederlanda federacio de la kompanioj pri transporto kaj loĝistiko tiel sciigis en septembro 2015, ke la reveno de la landlimoj kaŭzus gajnomankon de 600 milionoj da eŭroj jare por la entreprenoj, kiujn ĝi reprezentas. “Se la internaj landlimoj estas restarigitaj, kiel proponas kelkaj politikaj respondeculoj, aperos gravaj problemoj. Novaj bariloj minacus komercon”, avertis la eŭropa komisaro pri komerco, s-ino Cecilia Malmström*.

*  “Europe: “Le retour des frontières menacerait le commerce””, L’Obs, Parizo, 21-a de novembro 2015.

Forigo de la Schengen-areo verŝajne bremsus la industrian subkontraktadon kaj la socian dumpadon, kaj eble instigus kelkajn entreprenojn reveni instaliĝi tie, kie ili vendas siajn produktojn, kun konsekvencaj ekologiaj profitoj. Sed ĝi neniel solvus la krizon de rifuĝintoj. La restarigo de francaj landlimoj ne malhelpos ŝipojn albordiĝi en Hispanujo. Se la migrantoj trovas fermitan pordon en Pireneoj, ili uzos kontraŭleĝajn vojojn helpe de pasigistoj, same kiel okazis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam la diktaturo de Antonio de Oliveira Salazar malpermesis al la portugalanoj leĝe elmigri. La franca registaro verŝajne proponos konstrui muron, kiel nun faras Hungarujo ĉe sia landlimo kun Serbujo, tiel reproduktante la usonan diablan rondon: pliefikigo de la subpremo kondukas al profesiigo de la malpermesata komerco, sen malhelpi trairon de la kontraŭleĝaj migrantoj.

Ne estas surprize, ke la eŭropaj ekstremdekstraj partioj konsideras Schengen-areon kaj enmigradon kiel kaŭzojn de la plej multaj problemoj, ĉu senlaboreco, ĉu terorismo, aŭ erozio de la socia ŝtato: ili de ĉiam aktivas por la restarigo de la naciaj landlimoj, kaj kelkaj eĉ konvertiĝis, de mallonga tempo, al ekonomia protektismo. Male, oni povas miri, ke “eŭropfavoraj” partioj rekomendas solvojn, kiuj detruus tion, kion ili konstruis de tridek jaroj. Tiu returniĝo montras kiom la nacio-retroira reflekso etendiĝas, trans la ekstremdekstro, en la sinon de partioj, kiuj, fronte al esceptaj situacioj, ne plu provas serĉi originalajn solvojn kaj preferas uzi la malnovan taktikon konsistantan alfrontigi la popolajn aŭtoktonajn klasojn al la eksterlandanoj. Escepte de Berlino, kiu proponas venigi en Eŭropon dekmilojn da migrantoj troviĝantaj nun en Turkujo, kaj certagrade de Svedujo, neniu registaro volas riski rekomendi pli grandan malavarecon por atribuo de vizoj. Eĉ la partioj de la radikala maldekstro montriĝas diskretaj tiuteme, pro timo fremdigi al si publikan opinion taksitan timema rilate enmigradon.

En Francujo, depost la atencoj de Parizo, la ideo, ke la amaso de la alvenoj transpasas la akcepto-kapablojn eĉ ne plu estas diskutata. Tamen, kiam ĝi estis apenaŭ elirinta el la krizo de 1929 kaj prepariĝis por la milito, Francujo akceptis en 1939 pli ol 450 000 hispanajn respublikanojn. Tiu amasa enmigrado ja inspiris certan malamikecon en la loĝantaro, sed la alvenantoj ankaŭ povis kalkuli pri la subteno de sindikatoj kaj maldekstraj politikaj partioj, kiuj laboris por ilia integrado.

Kvardek jarojn poste, denove en kunteksto de krizo estigita de du petrol-ŝokoj, Francujo akceptis la “boatulojn” (boat people) de la azia sudoriento. Tiam, kelkaj el la plej famaj francaj intelektuloj, de Jean-Paul Sartre ĝis Raymond Aron, mobiliziĝis por savi tiujn rifuĝintojn blokitajn en boatoj sur la Ĉina Maro. Sekve, preskaŭ 130 000 vjetnamanoj, kamboĝanoj kaj Laosanoj ricevis permeson instaliĝi en Francujo, eĉ se ili ne estis en la kadro fiksita de la Ĝeneva Konvencio. En 2015, la prezidanto François Hollande promesis akcepti 24 000 sirianojn en du jaroj...

Politika diskurso, kiu pravigis la akcepton de la migrantoj

La tiama registaro de Raymond Barre ne ŝparis siajn strebojn por faciligi la instaliĝon de tiuj migrantoj, kiuj ja havis la meriton fuĝi komunistajn reĝimojn: li multigis favorajn paroladojn, organizis ilian alvenon faciligante atribuon de la rifuĝanto-statuso, kreis provizorajn gastigejojn kaj “akcepto-komitatojn” taskitajn helpi la nov-alvenantojn en iliaj ĉiutagaj klopodoj. Specialaj ĉeloj estis rezervitaj por ili en la nacia Agentejo por dungado (ANPE, estonte: Pôle Emploi) kaj impostaj dispozicioj instigis la entreprenojn dungi ilin. Tiu politiko, bazata sur forta ŝtata mobiliziĝo, havis multajn konsekvencojn: “Krom la fakto, ke ĝi faciligis iliajn unuajn paŝojn en Francujo, ĝi partoprenis en la formado de pozitiva rigardo al ili kaj en legitimigo de ilia alveno, skribas la sociologo Karine Meslin. Ŝajnas, ke la kvalito de tiu akcepto estis perceptata kiel alĝustigita al la esence propra kvalito de la eksterlandanoj al kiuj ĝi estis destinita. Tiu konstato memorigas, fine, la gravecon de la akcepto-politikoj kaj de la diskursoj, kiuj akompanas la alvenon de novaj migrantoj*.”

*  Karine Meslin, “Accueil des boat people: une mobilisation étatique atypique”, Plein Droit, revuo de la Grupo de informado kaj subteno al la enmigrintoj (Groupe d’information et de soutien aux immigrés - Gisti), n-ro 70, Parizo, oktobro 2006.

Inverse, la nunaj rifuĝantoj estas prezentataj kiel profitemuloj de la socia helpo, minacantaj la nacian identecon, dungo-ŝtelistoj, religiaj ekstremistoj, eble eĉ latentaj teroristoj. Ili alvenas en granda malordo en Eŭropo, kie nenio estas preparita por ili. La bildoj de tiuj miloj da homoj elŝipiĝantaj sur la grekaj kaj italaj marbordoj, aŭ kiuj svarmas ĉe la hungara kaj slovena landlimoj, naskas senton de invado. Kun tia amaskomunikila rakonto, kiel miri ke la postuloj por ĉiam pli da sekureco allogas la voĉdonontojn?

Benoît BRÉVILLE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La projekto de Unio de la kapital-merkatoj sur bona vojo

Financo, Bruselo ekfajrigas la meĉon

Laŭ ties iniciatantoj, la starigo de unio de la kapital-merkatoj antaŭ 2019 devas plibonigi la financadon de la entreprenoj kaj stimuli investadon en la eŭropa Unio. Sed tiu projekto, defendata de la banko-premgrupo kaj taksata kiel prioritato de la nova Eŭropa Komisiono, igas nin timi la revenon de la financa krizo.

APENAŬ sep jarojn post unu el la plej gravaj krizoj de la ekonomia historio, la trajno de la financa malreguligo denove ekmoviĝas. La angoro, kiu premis la bankomastrojn en la aŭtuno 2008 estas nur nepreciza memoraĵo, same kiel la malfavoraj opinioj kontraŭ la “akciigo” kaj aliaj financaj akrobataĵoj. En Eŭropo, jam estas tempo “faligi la barilojn por faciligi liberan cirkuladon de kapitaloj inter la dudek ok membro-ŝtatoj*, laŭ la nova eŭropa Komisaro pri financaj servoj, s-ro Jonathan Hill. Por realigi tiun ambicion, la eŭropa Komisiono enskribis en sia listo de prioritatoj la unio de la kapital-merkatoj (UKM). Ĝia agadplano, malkaŝita en septembro 2015, enhavas iompostioman aplikadon ĝis 2019 tra aro da iniciatoj: konsultiĝoj kun la industri-gvidantoj, konsekvenco-taksado, revizioj de direktivoj kaj novaj leĝoproponoj.

*  “Capital markets union: an action plan to boost business funding and investment financing”, komuniko de la eŭropa Komisiono, Bruselo, 30-a de septembro 2015.

Al tiuj, kiujn plia malreguligo de la sektoro lasas dubantaj, Bruselo proponas bone ellaboritan argumentaron. Ĉar, kiel klarigas s-ro Hill, “la plej grava risko-faktoro por la stabileco estas foresto de kresko”, gravegas stimuli investon. Sed nek la etaj kaj mezaj entreprenoj (EME), kiuj estas la esenco de la produktiva teksaĵo, nek la infrastrukturaj projektoj avidaj je kapitaloj sukcesas laŭ li trovi taŭgajn financadojn. Kaŭzo estas la blokitaj tradiciaj cirkvitoj. Bankoj ne emas prunti, kaj la publikaj instancoj estas malhelpataj de la buĝetaj trudoj. Konkludo: necesas adopti serion de reformoj celantaj organizi kreskantan uzon de la merkat-financo.

Kelkaj rimedoj destinitaj al la entreprenoj celas simpligi la formalaĵojn, normigi la taksadon de ilia pagokapablo kaj, precipe, disvolvi la “privatajn investojn”. Tiuj ĉi ebligas al la nekvotitaj societoj ne peti bankojn sed turni sin al investistoj — fakaj fondusoj, asekuroj — por akiri financadon laŭ proceduro malpli strikta, kiu reduktas la kontrolon de la merkat-aŭtoritatuloj kaj la devigajn inform-diskonigojn. Tiu merkato de la privata investo travivas grandegan disvolviĝon: ĝi povus, en la venontaj jaroj, ampleksi 60 miliardojn da eŭroj, el kiuj 10 ĝis 15 miliardoj en Francujo (7,5 miliardoj en 2013).

La francaj gvidantoj enkadriĝas en tiu procezo de “senperantiĝo”, alivorte la uzo de nebankaj financadoj. La Macron-leĝo, por stimuli la aktivecon, favoras “inter-entreprenajn” kreditojn, tio estas la kreditoj donitaj de la societoj mem, sen iri tra bankoj... kaj evitante ĉian reguligon.

Ekspansio de la “ombro-financo”

ALIAJ iniciatoj faciligas la reaĉeton fare de investistoj de entrepren-ŝuldoj posedataj de bankoj. La Komisiono proponas imposte instigi la instituciajn investistojn (pensio-fondusoj kaj asekurkompanioj, inter aliaj), senpere akiri ŝuldojn de nekvotitaj entreprenoj; pli profitdona, ĉar pli riska, ol la tradicia ŝtata prunto. En Francujo, La banko Société Générale tiel vendis al Axa (asekurkompanio) 80% de siaj alpruntoj por pli ol 5-jara daŭro donitaj al etaj kaj mezaj entreprenoj aŭ mezmerkato-entreprenoj (EME-MME), kaj konservis nur 20% en sia bilanco. La bankoj Crédit Agricole, BNP-Paribas, Natixis, agas same kun aliaj asekurkompanioj.

Sed la ĉefa propono de la Komisiono koncernas la disvolvadon de akciigo de banko-pruntoj. Per tiu tekniko, bankoj revendas siajn kreditojn sur la kapital-merkatoj laŭ formo de financaj valorpaperoj, kio ebligas al ili liberiĝi el siaj riskoj, enkasigante la makleraĵojn ricevitajn okaze de la atribuo de la pruntoj. Tion facile faris la bankoj meze de la 2000-aj jaroj, transdonante al la investistoj la nemoveblaĵajn pruntojn de la usonaj familioj transformitajn en akciojn. Sed la akciigo senresponsigas la bankojn (transdonante la riskon al aliaj) kaj pliintensigas ne nur la kompleksecon, sed ankaŭ la interkonektecon de la financaj merkatoj, tiel ke, en 2008, kiam okazis la krizo de la subprime, tiu inĝenierado favoris samtempe eksplodon de la veziko kaj disvastigon de la krizo tra la mondo.

Konscia pri la aŭdaco de la propono, la Komisiono postulas “altkvalitan akciigon”, pli “travideblan”... Sed, praktike, la bankaj premgrupoj laboras por la adopto de minimumaj normoj. Kaj sukcese: s-ro Hill jam anoncis, ke li ne oponos fleksebligon de la reguloj, kiuj devigas la bankojn gardi en sia bilanco parton de la riskoj de la akciigitaj kreditoj.

En la okuloj de la eŭropaj aŭtoritatuloj, la usona sistemo dominata de la merkatoj estas modelo de efikeco... kaj garantio de sekureco por la entreprenoj. “La pli granda dependeco el la bank-pruntoj igas la eŭropan ekonomion, aparte la EME, pli fragilaj kaze de streĉiĝo de banko-kredito, kiel ekzemple dum la financa krizo”, tre serioze klarigas la Komisiono en sia Verda Libro*. Ili tiel iom rapide forgesas,ke tiun krizon kaŭzis precize la merkat-financo kaj ties malreguligo.

*  “Construire l’union des marchés des capitaux”, Verda Libro de la Eŭropa Komisiono, 18-a de februaro 2015.

Cetere, la subtenantoj de la liberaligo penas konvinki. Ili klarigas, ke, paŭsante la eŭropan financan sistemon sur la anglo-saksaj normoj, la unio de la kapital-merkatoj ebligos “daŭrigeblan revenon al kresko kaj al dungo-kreado” kaj plibonigon de “la aliro al financado, precipe por la etaj kaj mezaj entreprenoj”*. S-ro Gerhard Huemer dubas pri tio. “Por la grandega plimulto de la etaj entreprenoj, observas tiu respondeculo pri esploro ĉe la Eŭropa Asocio de metiistoj kaj de la EME, la banka kredito restos la ĉefa financofonto. La unio de la kapital-merkatoj ne povas kompensi la misfunkciadon de la banka financado*.” La Brookings Institution, usona centrisma pens-fabriko, konsideras siaflanke, ke “la avantaĝoj de la unio de la kapital-merkatoj por la EME estas multe tro alttaksitaj*.

*  Jam citita.
*  Raporto pri la ronda tablo “Maximising the capital market opportunity for SMEs and startups”, 28-a de majo 2015, www.accaglobal.com
*  Douglas J. Elliott, “Capital markets union in Europe: Initial impressions”, Brookings Institution, Vaŝingtono, DC, 23-a de februaro 2015.

S-ro Hill mem konfesas, ke li troigis la profiton de sia projekto por la etaj entreprenoj, cele flatlogi la kredemulojn — komprenu: la eŭropajn civitanojn. “Se oni insistas pri la EME en la eŭropa debato, li malkaŝas antaŭ selektita aŭskultantaro, estas ĉar ili estas perceptataj kiel grava elemento de la ekonomio, kaj estas pli facile konvinki la publikon kun proponoj kiuj plifortigas ilin*. La neregistara organizaĵo Finance Watch kaj la asocio de la germanaj kooperativaj bankoj publike mallaŭdas, siaflanke, klopodon celantan plifortigi la profitdonecon de la eŭropaj grandaj bankoj*.

*  “European financial regulation and transatlantic collaboration”, debato organizita de la Brookings Institution, 25-a de februaro 2015.
*  La aŭtoroj de tiu artikolo dankas Aline Fares kaj Frédéric Hache, el Finance Watch, kaj ankaŭ Peter Wahl, pro iliaj valoraj klarigoj.

La UKM-projekto havos kiel kroman konsekvencon la ĝeneraligon de la sistemo “ombro-financo” (shadow banking system), kiu ludis tiom decidan rolon en la krizo de 2008. Tiu esprimo estas uzata por la financado de ekonomio fare de agantoj nesubmetataj al tiel striktaj normoj kiel bankoj — maniero ĉirkaŭiri la bankan prudento-regularon, uzante la financajn merkatojn. Asocii la asekurkompaniojn, pensiofondusojn kaj aliajn spekulaciajn fondusojn al la financado de ekonomio signifas preni kroman riskon: tiuj investistoj ne havas la sperton necesan por taksi la kvaliton de la pruntoj. Por mildigi tiun miskonon, ili anstataŭas fakecon kaj proksimecon de la pruntantoj per risko-kalkuloj, kiuj, pasintece, montriĝis nekapablaj enkonsideri la neatenditajn returniĝojn de la financaj merkatoj. Eksplodo de kredit-veziko havus konsekvencojn des pli gravajn, ke la investistoj ne povus, diference de la bankoj, profiti la sav-rimedojn aplikatajn de la centraj bankoj.

Oni povus kredi, ke kreskanta uzo de la kapital-merkatoj kondukas al redukti la influon — por ne diri la mastradon — de la bankoj al la eŭropa ekonomio. Sed tiam, kial ili montriĝas tiom favoraj al la UKM-projekto? Tutsimple ĉar ili mem kontribuas, kaj masive, al la shadow banking system. Ili ne nur pruntas; ili ankaŭ ĉeestas sur la financaj merkatoj. Tiuj aktivaĵoj ebligas al ili ĉirkaŭiri la regularojn aplikeblajn al la tradicia banka kredito, ĉefe danke al kelkaj kompleksaj produktoj, kiuj interŝanĝiĝas sur merkatoj tiel nomataj “eksterborsaj” (angle: off exchange/ over the counter), sen reguligo kaj sen travidebleco.

Por financi tiujn kelkfoje ege spekulaciajn aktivaĵojn, la bankoj bezonas freŝan monon. Ili de nun povos turniĝi al la Eŭropa Centra Banko (ECB), kiu decidis akcepti la akciigitajn kreditojn kiel garantion interŝanĝe kun likidaĵoj*. Tiu subteno de la ECB al la akciigo pretendas stimuli la krediton al la “reala ekonomio”. Ĉio igas nin pensi, ke ĝi nutros precipe la “ombro-financon”: la likidaĵoj ricevitaj de la ECB donos al la bankoj okazon realigi novajn profitojn, ekzemple dediĉante ilin al spekulaciaj aktivaĵoj*. Tiel naskiĝas la financaj vezikoj, kaj tiel ili krevas: la financado-sistemo bazita sur la akciigo estas des pli rompiĝema, ke, kaze de krizo, la akciigitaj aktivoj ne plu estos akceptitaj kiel garantio, lasante la bankojn sen financado, kiel oni vidis kun la subprime. La projekto de unio de la kapital-merkatoj promesas tiel transformi la grandajn “universalajn” bankojn en financajn prokrasto-bombojn.

*  Likidaĵo: tiuj rimedoj, kiujn oni povas ĉiam konverti en kontantan monon, ekz tratoj, ĉekoj, kaj tuj enkasigeblaj aktivaj ŝuldoj. (laŭ F. Munniksma, International Business Dictionary in nine languages, Kluwer-Deventer, Nederlando, 1974). - jmc.
*  Vd. Attac kaj Basta!, Le Livre noir des banques, Les Liens qui libèrent, Parizo, 2015.

Protektita de la rigardoj de la publiko per la teknikeco de la temo, la eŭropa Komisiono trankvile kunigas la ingrediencojn de nova grava krizo. Tio des pli, ke la disvolvado de la unio de la kapitalmerkatoj enkadriĝas en kunteksto de nuligo de la magraj progresoj faritaj depost 2008. Kadre de agadplano por la UKM, la Komisiono prezidata de s-ro Jean-Claude Juncker lanĉis en oktobro 2015 konsultiĝon por identigi la “regulojn, kiuj malhelpas la kapablon de ekonomio sin financi kaj kreski” kaj aliajn “senutilajn reglamentajn ŝarĝojn”*. La imposto pri financaj transakcioj, nun intertraktata inter dek unu eŭropaj landoj, povos fariĝi severe kritikata.

*  “Alvoko al atestantoj. Reglamenta kadro aplikebla al la financaj servoj en la Eŭropa Unio (EU)” (Appel à témoignages. Cadre réglementaire applicable aux services financiers dans l’UE), Eŭropa Komisiono, septembro 2015, http://ec.europa.eu

Diskuteblaj profitoj, konsiderinde grandaj riskoj: la UKM akumulas la handikapojn. Ties fundamento mem baziĝas sur erara diagnozo, ĉar la Komisiono ekde la komenco ne konsideras unu el la ĉefaj kaŭzoj de la ekonomia stagnado en la eŭropa teritorio: la politikoj de buĝeta kaj salajra malabundo. Kiel montras multaj enketoj, inter aliaj tiu de la ECB ĉe etaj kaj mezaj entreprenoj*, la entreprenoj ne investas manke de perspektivoj, sekve de ne sufiĉa postulo, deprimita fare de la malabundaj politikoj.

*  “Survey on the access to finance of enterprises (SAFE)”, Eŭropa Komisiono kaj eŭropa Centra Banko, http://ec.europa.eu

Restas la demando: kial akceli tiun projekton riskoplenan, kun malcertaj konsekvencoj? Eble temas pri signalo destinita trankviligi Britujon kaj eviti la “Brexit”, instigante ĝin resti en la eŭropa areo. Homoj, nepre ĉagrenaj, substrekos la neklarajn ligojn kiujn s-roj Juncker kaj Hill havas kun la financaj medioj. La unua estis registarestro de unu el la ĉefaj impost-paradizo, Luksemburgo, de 1995 ĝis 2013, dum la dua fondis premgrupo-entreprenon specialiĝintan pri financo, Quiller Consultants, kiu interalie laboris por la HSBC-banko en la kerno de la City*. La volo de la Komisiono kaj de la ECB — tre engaĝita en tiu projekto — flegi la profitdonecon de la eŭropaj bankaj ĉampionoj fronte al la tutmonda konkurenco ankaŭ ludas rolon. Kvazaŭ por fortigi la bildon de Eŭropo je la servo de la bankoj kaj pravigi la germanan dramiston Bertolt Brecht, kiu skribis en Antigone (1948): “La memoro de la homaro por siaj pasintaj suferoj estas mirige mallonga.”

*  “Hill as finance commissioner should be rejected”, Observejo de la industria Eŭropo (Observatoire de l’Europe industrielle), Bruselo, septembro 2014.

Frédéric LEMAIRE kaj Dominique PLIHON


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Hillary Clinton fronte al neatendite pugnema rivalo

Socialisto sturme kandidatas al la Blanka Domo

La antaŭelektoj (partia nomuma procezo) por la usona prezidanta elekto de novembro 2016 komenciĝos la 1-an de februaro. Ĉe la demokratoj, s-ino Hillary Clinton estas oficiale la plej ŝatata, sed ŝia socialista rivalo Bernie Sanders realigis rimarkitan progreson dum la lastaj monatoj. Kvankam li estigas oponon de la vaŝingtonaj reganta kasto kaj amasinformiloj, liaj ideoj sukcesis katalizi parton de la popola malkontento.

POR LA maldekstraj voĉdonantoj en Usono, la itinero de s-ro Bernie Sanders estas tre familiara. La senatano de Vermont-ŝtato kaj kandidato por la antaŭelekto interne de la Demokrata Partio - kies membro li ne estas — por la prezidanta elekto de novembro 2016 aperis en la publika sfero same kiel la plej multaj progresemuloj en tiu lando: pere de mortontaj organizaĵoj, vivetantaj marĝene de la usona politika vivo.

Naskita en Brooklyn en 1941 de judaj gepatroj enmigrintoj el Pollando, s-ro Sanders estas studento kiam li aliĝas al la Ligo de junaj socialistoj (Young People Socialist League, YPSL), la studenta sekcio de la Socialista Partio de Usono. La sekvan jaron, dum la YPSL disfalas sub la pezo de siaj dividoj, li sin ĵetas en la batalojn de sia tempo: lukto por la civilaj rajtoj, kontraŭ la milito en Vjetnamujo, ktp. Poste, li engaĝiĝas en la Partio de unio kaj libereco, eta partio lokita en la montara ŝtato Vermont, kie li provas plurfoje, sen sukceso, akiri postenojn de senatano kaj guberniestro.

Fine de la 1970-aj jaroj, li forlasas politikon kaj engaĝiĝas en projektoj pri popola edukado. Poste, en 1979, li sonregistras por la Folkways Records la paroladojn de tiu, kiu estis kvinfoje kandidato de la socialista Partio de Usono por la prezidanta elekto, Eugene V. Debs. Li tiel donas novan junecon al deklaracioj tiaj, kiaj: “Mi ne estas kapitalista soldato, mi estas proletara revoluciulo”“Mi estas kontraŭ ĉiuj militoj, escepte unu solan”. Kontraŭfluaj kredokonfesoj en lando, kiu preparas sin akcepti la Reagan-an kontraŭ-revolucion.

Du jarojn poste tamen, ja surprize, s-ro Sanders estas elektita urbestro de Burlington, la plej granda urbo de Vermont: rimarkinda sukceso, substrekita de The Vermont Vanguard Press, la loka semajngazeto, kiu proklamas en speciala eldono “la Popolan Respublikon de Burlington”. La nova urbestro alkroĉas ĉe la muro de sia oficejo portreton de Debs. Trifoje reelektita urbestro, li aŭdaciĝas kaj sukcesas trudi sin en 1990 kiel sendependan elektiton ĉe la Ĉambro de reprezentantoj. Tiun seĝon li konservas ĝis 2006, kiam li elektiĝas senatano de Vermont. La portreto de Debs nun ornamas lian oficejon de Kapitolo en Vaŝingtono.

Federi disigitajn fortojn

KIEL SENDEPENDA elektito, s-ro Sanders ne hezitis kandidatiĝi kontraŭ la demokrata Partio. Lia vizio de socialismo tamen pli elvokas la svedan eksan ĉefministron (1969-1976 kaj 1982-1986) Olof Palme ol lian mentoron, la bolŝevikon Debs. Li ŝatas kompari la sukcesojn de la sveda Providenco-ŝtato kun la malegalecoj, kiuj dividas la usonan socion, ĉiam insistante pri la infana malriĉeco kaj la manko de efika kaj alirebla sanasekuro.

En lia buŝo, la termino “socialismo” ĉefe utilas por transdoni la longan kaj riĉan historion de la progresema tendaro en Usono, larĝe ignorata de la oficialaj diskursoj. En la faktoj, lia politika linio kiel senatano de Vermont precize sekvas tiun de la maldesktra alo de la demokrata Partio. Kiel laŭte diris la 22-an de majo 2005 s-ro Howard Dean, tiama ĉefo de la nacia komitato de la demokrata Partio, en la elsendo “Meet the Press”, “li estas nur progresema demokrato. La realo estas, ke Bernie Sanders voĉdonas 98% de la tempo kun la demokratoj”.

La sola sendependa membro de la Kongreso do ne estas defendanto de la revolucio, nek radikalulo kia s-ro Jeremy Corbyn en Britujo*. Lia batalo celas redisdonadon de riĉecoj, ne kontesti ties proprieton aŭ ties regadon. En lastatempa parolado, li tiel memorigis, ke li ne kredas je publika proprieto de la produkt-rimedoj*”. Restas tamen, ke lia progresema engaĝiĝo klare diferencas de la pormastra pozicio de lia kontraŭulo Hillary Clinton.

*  Vd Alex Nunns, “Jeremy Corbyn, la faligenda viro”, Le Monde diplomatique en esperanto, oktobro 2015.
*  Parolado ĉe la universitato Georgetown, Vaŝingtono, DC, 19-a de novembro 2015.

Ĉio oponas la demokratan partiestrinon kaj ŝian socialistan rivalon. Ne estas nur afero de stilo, eĉ se la singardema lingvaĵo de unu, kies ĉiu vorto ŝajnas esti pripesita de ŝiaj konsilantoj pri komunikado, kontrastas kun la senornama parolo de la alia. Tio ankaŭ ne estas afero de irita vojo, eĉ se, en la tempo kiam s-ro Sanders aktivis por la civilaj rajtoj — en 1964-, s-ino Clinton subtenis la tre konservativan respublikanan kandidaton Barry Goldwater. La fundamenta diferenco inter ili venas de la esenco mem de iliaj politikaj vizioj. S-ino Clinton, kiu en 2003 voĉdonis por la milito en Irako, rememorigas foje al sia publiko, ke ŝi “reprezentis Wall Street” kiam ŝi estis senatano de NovJorko. Ŝia rivalo, fervora pacisma aktivulo, deziregas “politikan revolucion”; per tio li komprenas ne la konstruon de socialisma socio, sed la partoprenadon de la popolo en la demokrata vivo de la lando, iel kiel la “civitana revolucio” elvokita en Francujo de s-ro Jean-Luc Mélenchon.

Mirkonsternas la observantojn, ke socialisto povas esti populara en la Usono de la 21-a jarcento. Ekzisto de politikaj personecoj profunde maldekstraj ne estas nenormala en Eŭropo, sed jes en Usono, kiu neniam enhavis popolan amas-partion kapablan ekpreni la regpotencon kaj establi vaste redisdoneman reĝimon. Dum plej granda parto de la 20-a jarcento, multaj demokrataj aktivuloj tamen daŭre konstruis la fundamentojn de tia sistemo. Laboristaj sindikatoj, organizaĵoj por la civilaj rajtoj, asocioj: la sociaj fortoj, kiuj investis sin en tiu projekto ne malaperis. Tamen, ĉar ili ne havas povon en partio funde dediĉita al la defendo de la kapital-interesoj, ili restas fortenitaj el la publika debato, ofte sen vere rezisti. Dum kreskanta abismo disigas ilin de la gravuloj de la partio, ne estas vere mirige, ke la diskurso de Bernie Sanders estigas kreskantan intereson.

La ideologiaj pozicioj de s-ino Clinton larĝe baziĝas sur la tradicio de la “tria vojo” starigita de la Novaj Demokratoj. Tiu tendenco formiĝis ĉe la fino de la 1980-aj jaroj sub aŭspicioj de la eksa Demokrata Gvid- Konsilio (Demokratic Leadership Council, DLC). Ilia platformo, konstruita por respondi al la triumfanta konservativismo de la reagana periodo, asertis, ke la ruiniĝo de la sociaj movadoj definitive kondamnas ĉian politikon de imposta justeco, kaj ke necesas aliĝi al la principo de malpezigita ŝtato, centrigita sur helpoj al entreprenoj pli ol sur la protekto al civitanoj, al kiuj oni koncedu nur kelkajn simbolajn panerojn.

Laŭlonge de la 1990-aj jaroj, la prezidanto William Clinton kaj lia edzino potence kontribuis al la plenumo de la ideologia mutacio. S-ro Clinton ja, kaj ne Ronald Reagan, proklamis la “finon de la Providenco-ŝtato tia, kia ni konas ĝin”. Tiu, kiu estis tiam la unua damo — kaj advokatino — larĝe apogis la reformojn inspiratajn de la Novaj Demokratoj, kiel ekzemple la leĝon de 1996, kiu reduktis la sociajn helpojn por la plej malriĉaj*. Kvankam s-ro Barack Obama promesis fari ŝanĝojn kiam li alfrontis ŝin dum la antaŭelektoj de la partio, en 2008, lia politiko en la Blanka Domo malmulte devojiĝis de la programo de la eksa DLC — se oni esceptas la reformon, nefinitan, de la sanasekuro. Lia konstanta volo de kompromiso kun la negoco-mondo seniluziigis parton de la demokrata bazo.

*  Vd Loïc Wacquant, “Quand le président Clinton “réforme” la pauvreté”, Le Monde diplomatique, septembro 1996.

Ĉi-lastajn jarojn, pluraj maldekstraj movadoj provis renversi la prezidantan linion, precipe post la krizo de 2008. Ekapero de la movado Occupy Wall Street, striko de la instruistoj en Ĉikago, mobiliziĝo de la laboristoj de rapid-restoracioj, strataj manifestacioj kontraŭ la policaj perfortaĵoj, publikaj debatoj pri enspezo-malegalecoj: malpli rimarkitaj de la amasinformiloj ol la fanfaronadoj de la Tea Party aŭ la deliroj de s-ro Donald Trump, ĉiuj tiuj sociaj eksplodetoj sugestas, ke la usona maldekstro, konsiderata kiel mortanta, eble survojas al reelmergiĝo.

S-ro Sanders mem priskribis sian kandidatiĝon kiel provon firmigi kaj organizi tiun disigitan maldekstron, kiu penas aŭdigi sin: “Mi kandidatiĝas ja por kontribui al formado de koalicio, kiu povas venki, kiu povas transformi la politikon*.” Neniu povas antaŭdiri la longtempajn efikojn de lia kampanjo; sed, ses monatojn post lia eniro en la areno, ŝajnas ke li trafis certan sentemon en la lando. Kelkaj el liaj publikaj kunvenoj allogas dekmilojn da homoj. Al li mankis deko da poentoj en Iowa; sed li eble estos la unua en New Hampshire, kie okazos la dua demokrata antaŭelekto. Eĉ pli surprize, la socialista kandidato sukcesis sian monkolekton — nepra kondiĉo por pluvivi en la usona politika vivo:, Meze de decembro 2015, li jam estis kolektinta 41,5 milionojn da dolaroj ĉe 681 000 donacintoj. Lia antaŭeniro igis s-inon Clinton fleksi kelkajn el siaj pozicioj: en oktobro, ŝi ekzemple anoncis sian oponon kontraŭ la projekto de granda transatlantika merkato, kiun ŝi antaŭe subtenis.

*  “Bernie Sanders is thinking about running for president”, The Nation, Novjorko, 18-a de marto 2014.

La obstakloj starigitaj antaŭ s-ro Sanders restas tamen grandegaj, por ne diri netransireblaj. En plej granda parto de la ŝtatoj tradicie favoraj al la demokratoj, la voĉdonantoj konsideras, ke liaj ŝancoj venki ne egalas tiujn de s-ino Clinton — malgraŭ ke kelkaj opinienketoj antaŭvidas lian venkon fronte al respublikana kandidato. Krome, li povas kalkuli pri subteno de neniu “super-delegito”, tiuj altranguloj kaj elektitoj aŭ eksaj elektitoj, kiuj estas kvinono de la delegitoj de demokrata konvencio. Eĉ la plej progresemaj figuroj de la partio, kiel s-ino Elizabeth Warren, s-ro Jesse Jackson aŭ s-ro Bill de Blasio, ne donis al li publike sian benon.

Por pli komplikigi la situacion kaj doni indikon pri la nuna stato de la sindikata movado en Usono, ne multaj laboristaj organizaĵoj apogas s-ron Sanders. En novembro la potenca internacia sindikato de la dungitoj en servoj (SEIU), kiu reprezentas du milionojn da salajruloj, decidis subteni s-inon Clinton, malgraŭ akraj internaj debatoj. Du monatojn antaŭe, la usona Federacio de Instruistoj (AFT) simile agis. S- ino Clinton jam povas pretendi pri la subteno de sindikataj organizaĵoj enhavantaj 9,5 milionojn da membroj, tio estas du trionoj de ilia tuta nombro*.

*  Brian Mahoney kaj Marianne Levine, “SEIU endorses Clinton”, Politico.com, 17-a de novembro 2015.
Donald Trump, la birdotimigilo

ESTAS ja notindaj esceptoj: National Nurses United, la ĉefa sindikato de geflegistoj kun 180 000 anoj, la usona Sindikato de poŝtistoj (APWU), kiu nombras 200 000 anojn aŭ tiu de la laboristoj pri Komunikado (CWA, 700 000 anoj), ĉiuj tri subtenas s-ron Sanders. Sed la grandaj sindikatoj taksas pli oportune kaj singarde veti por la plej ŝatata laŭ opinienketoj. Simile kondutas granda parto de la asociaj kaj komunumaj retoj — aparte la nigraj pastoroj, tre aŭskultataj en la paroĥoj, kiuj ne emas preni riskojn.

S-ino Clinton do ne devas tro zorgi. Krom el sia granda fameco, ŝi profitas el la bruegaj sukcesoj de s-ro Trump, kiuj instigas multajn usonanojn iri al la kandidatino, kiu ŝajnas la plej serioza kaj plej trankviliga. La Novaj Demokratoj ĉiam sukcesis pluteni sian dominadon, prezentante sin kiel la plej malgrandan malbonon...

La kampanjo de s-ro Sanders celas nek transformi la Demokratan Partion de interne, kiel esperis fari Eugene McCarthy en 1968 aŭ George McGovern en 1972, nek konstrui maldekstran forton kompareblan al la “ĉielarka koalicio”, kiu stariĝis en la 1980-aj jaroj ĉirkaŭ la kandidatiĝo de s-ro Jesse Jackson. Sed ĝi proponas al milionoj da forlasitoj okazon laŭtigi la voĉon kaj postuli alian politikon ol koluzio kun Wall Street. Jen kial la socialista kandidato kaptas la atenton de la voĉdonontoj: li restarigas la ideon laŭ kiu la ŝtato povas helpi la malpli bonŝancajn, se ĝi apogas sin sur sociaj movadoj kapablaj konstrui fortorilaton kontraŭ la monpotenco.

Kvankam dum la lastaj monatoj ĝi ne ĉesis kreski, la nombro de aktivuloj partoprenantaj la kampanjon de la socialista kandidato ne superas kelkajn milojn. El 325 milionoj da loĝantoj, estas malmulte. Sed eble tio sufiĉas por enkonduki maldekstrajn ideojn en la publikan debaton kaj doni argumentojn al tiuj, kiuj konfuze sentas, ke la “miliardula klaso”, kiel ĝin nomas s-ro Sanders, ne estas fremda al ilia malfeliĉo.

Se oni konsideras la naturon kaj historion de la Demokrata Partio, partopreni en ties antaŭelektoj estas ja aŭdaca strategio. Sed la sendependa senatano de Vermont havas malmulton por perdi kaj multon por gajni; kaj unue la naskiĝon de nova publiko, kiun ne plu timigas la timinda vorto “socialismo”.

BHASKAR SUNKARA


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kvazaŭ instituciigita fikomerco de petrolo

Benino funkcias per kontrabando

Pioniro de demokratio en Afriko, Benino nun travivas kampanjon por la elekto de sia prezidanto en februaro. Sed, kvankam alterno estas tradicio en tiu malgranda lando, kiu havas komunan landlimon kun Niĝerio, ĝia ekonomio liberiĝas el reguloj kaj baziĝas sur grandskala kontraŭleĝa komerco de benzino. Jen simptomo de malfortikigita ŝtato.

Disradiantaj verdan fluoreskan lumon, vitraj botelegoj elmergiĝas en la nokto rande de la ŝoseoj de Kotonuo kaj Porto Novo, la du plej grandaj urboj de Benino. Sur lignaj tabloj, lumtuboj indikas la vendolokojn de la kpayo, tiu kontrabanda benzino venanta el najbara Niĝerio. En la goun-gbe-lingvo, unu el la lingvoj de la lando, kpayo signifas “ne originalo” aŭ “surogato”. Sola espero gajni iom da mono por miloj da urbanoj, tiu brulaĵo trairas kontraŭleĝe la 770-kilometran landlimon, kiun Benino, eta lando kun 10 milionoj da loĝantoj, kundividas, ĉe sia orienta flanko, kun Niĝerio, giganto de Okcidenta Afriko, kun siaj 177 milionoj da loĝantoj.

Achille kaj Marcel, du fratoj 21- kaj 17-jaraj, aktivas ĉirkaŭ vendotablo rande de bulvardo, apud la subĉiela bazaro de Dantokpa, la plej granda en Kotonuo (dudek hektaroj). Helpe de plastaj akvumad-tuboj kaj funeloj, ili singarde verŝas la benzinon, respirante sen masko la venenajn vaporojn. Malrapide, la kuproflava likvaĵo fluas el la flavaj kanistroj en vitrajn botelegojn aŭ reuzatajn alkohol-botelojn. La plej aĝa frato rezignis pri studoj post la bakalaŭro. La pli juna, ankoraŭ liceano, venas vespere post siaj hejmtaskoj. La patrino, flegistino, edukas sola siajn kvar gefilojn. “Ni devas helpi la familion, kaj diplomoj estas senutilaj, klarigas Achille. Ĉi tie, sen personaj rilatoj, oni ne trovas laboron.”

Danke al sia komerca aktivado, ili vendas inter 1 000 kaj 1 500 litrojn semajne, kun profito je 150 ĝis 200 eŭroj monate. Multe pli ol la minimuma salajro de ŝtatfunkciulo, kiu estas 60 eŭroj monate. Same kiel la aliaj vendistoj de kpayo, kiujn oni taksas 200 000, sed kies preciza nombro ne estas konata, la du fratoj akceptas la riskojn de la metio.

Unua risko: la granda variemo de la prezoj. Tiuj preskaŭ duobliĝis inter majo kaj aŭĝusto 2015, por atingi 650 afrikajn frankojn por unu litro (1 eŭro); konsekvenco de la prezaltiĝo sur la niĝeria merkato, kaŭzita de gravaj nepagoj de la ŝtato al la petrolaj produktantoj kaj al la malcertecoj ligitaj al la prezidanta elekto de la 31-a de marto 2015*. La kpayo tiam ne plu estis konkurkapabla rilate al la laŭleĝa benzino, importata el diversaj produktantaj landoj de 6 aŭ 7 importantoj, kiuj vendis ĝin 570 afrikajn frankojn en la leĝaj benzinstacioj. La neleĝa komerco tamen daŭris rande de la ŝoseoj, sen profito por la detalaj vendistoj. La nigra merkato tiom disvolviĝis, ke la reto de oficialaj benzinstacioj, diference de la najbaraj landoj, Togo, Ganao aŭ Ebur-Bordo, havas nur 350 vendolokojn. Preskaŭ 80% de la landa konsumado de benzino okazas tra kontrabando, taksas la Afrika Banko por disvolvado (ABD)*. La prezo de la kpayo malaltiĝis en septembro 2015, revenante al nivelo 300 ĝis 350 afrikaj frankoj por litro (0,50 eŭro), tio estas 30 ĝis 40% malpli ol la benzinstacia tarifo.

*  Vd Pierre Rimbert, “Pétrole et paranoïa”, Le Monde diplomatique, aprilo 2015.
*  Daniel Ndoye, “Baisse des cours du pétrole: l’occasion d’en finir avec la contrebande d’essence au Bénin?”, Afrika Banko por Disvolvado (Banque africaine de développement), Abiĝano, 22-a de decembro 2014.

Rivalo de Sud-Afriko por la titolo “ekonomia lokomotivo” de la kontinento, dek unua produktanto de petrolo en la mondo, Niĝerio komencis en 2012 redukti la subvenciojn al la brulaĵoj, sen tute sukcesi. Kialo de tiu malsukceso estas: ĝia loĝantaro, kiu okupas la 152-an rangon el 187 en la klasado laŭ la indico de homa disvolviĝo (IHD) de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por disvolvado (PUND), restas unu el la plej malriĉaj en la mondo. Ĉiufoje kiam la prezo de benzino altiĝas, perfortaj popolribeloj okazas en Lagos, la ekonomia ĉefurbo*. Manko-krizoj okazas cetere kiam la importantoj retenas siajn stokojn, kiel ekzemple en majo 2015, por premi al la publika potenco.

*  Vd Jean-Christophe Servant, “Au Nigeria, le pétrole de la colère”, Le Monde diplomatique, aprilo 2006.

La situacio tuj reeĥas al la prezo de kpayo en Benino. Krom tiu kontraŭleĝa komerco de benzino, kiu laŭdire naskas pli ol 122 milionojn da eŭroj jare kaj impostan enspez-mankon por la ŝtato, de almenaŭ 30 milionoj da eŭroj*, la landa ekonomio baziĝas sur kotono kaj agrokulturo (36% de la malneta enlanda produkto - MEP), sed ankaŭ sur la pogranda kaj pomalgranda komerco (18%) kaj la transportado (11%), ambaŭ sektoroj turnitaj al Niĝerio. La Kotonu-haveno ja utilas kiel duaranga marhaveno al la giganta urbo Lagos, situanta je nur 120 kilometroj.

*  Henri Doutetien, “Et si nous osions formaliser le “kpayo ”?”, La Croix du Bénin, n-ro 1159, Kotonuo, 17-a de aŭgusto 2012.

Alia danĝero, foje mortiga por la vendistoj: incendio, kiel tiu kiu detruis, la 31-an de oktobro 2015, parton de la bazaro Dantokpa sekve de rapidega postkuro de kamiono plena je kpayo fare de policistoj. Ĉiumomente la vendotabloj povas ekfajri ĉe la vojrando, kiam aŭto aŭ motorciklo aĉetas benzinon sen estingi sian motoron. Sufiĉas, ke benzinguto falas sur sparkilo por ke ĉio ekflamiĝas. “Niaj kuracistoj devas urĝege flegi, per malmultaj rimedoj, terurajn vundojn, triagradajn brulvundojn”, deklaras s-ro Kessile Sare Tchala, eksa ministro pri sano.

“Tiun komercon ne eblas reformi”

La tutan nokton, la vendistoj, kiuj kelkfoje estas junaj adoleskuloj aŭ virinoj kun bebo surdorse, servas siajn klientojn, kiuj plej multaj estas motorciklistoj kunportantaj ĝis kvin personojn. Kun la zémidjans, tiuj proksimume 150 000 motorciklo-taksioj, kiuj svarmas en la urbo Kotonuo, kaj manke de publikaj transportoj, la duradaj veturiloj (mopedoj) estas la plej ŝpariga transport-rimedo. Ili estas alia faceto de la neformala ekonomio de Benino, sen kiu estas preskaŭ neeble trovi laboron. Kiel ĉie en Okcidenta Afriko, la senlabor-proporcio de la junuloj restas tre alta: 60% ĉe la 25-34-jaruloj.

Alvenantaj pli kaj pli multnombraj ĉiujare sur la labormerkato pro la demografia vigleco, la junuloj fuĝas el la malriĉeco de la kamparo, kie preskaŭ 40% de la loĝantaro vivas sub la malriĉo-nivelo, kontraŭ 31% en la urboj. Rezulto: la Kotonu-urbego kvarobliĝis ene de tridek jaroj, koncentrante 16% de la loĝantaro sur apenaŭ 0,7% de la nacia teritorio*. “La movoj de la loĝantaro similas al spirado, observas s-ro Nicéphore Soglo, urbestro de la ĉefurbo kaj eksa prezidanto. Kotonuo havas unu milionon da loĝantoj nokte, kaj duoblon dumtage, ĉar oni venas tien eĉ el Niĝerio, por negoci aferojn. Ĉiuvespere, la urbo malpleniĝas profite al la dormejo-urboj, ĝis Porto Novo kaj Ouidah, situantaj respektive je 43 kaj 38 kilometroj.”

*  Por ĉiuj nombroj koncerne Beninon, vd “Bénin 2015”, prilanda noto en la raporto 2015 “Ekonomiaj perspektivoj en Afriko” (Perspectives économiques en Afrique) de la Afrika Banko por Disvolvado (ABD), de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) (angle: Organisation for Economic Co-operation and Development - OECD) kaj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND), (angle: UNDP).

De la 11-a ĝis la 15-a horo, la metropolo do vivas sian “go-slow”-horon, ofta vorto en Benino, kiu origine estis uzata por la trafik-ŝtopiĝoj de Lagos. Oni ja donis rimedojn por organizi la motorciklajn taksiojn; programo por renovigo de la materialo eĉ estis financita de la franca Agentejo por disvolvado (FAD) cele ekuzi malpli poluciantajn maŝinojn. Sed oni ne planis krediton aŭ financan mekanismon por la ŝoforoj, kiuj ne havas sufiĉe da mono por aĉeti novan motorciklon. Kaj rilate la kpayo, la urbestro nur povas konstati sian relativan senpovon: “La proksimeco de Niĝerio igas malfacila la mastradon de la neformala komerco, klarigas s-ro Soglo. Manke de regiona politiko, ni ne havas vivipovan solvon.”

En la realo, la komerco ne profitas nur al la detalaj komercistoj. Inter la pograndaj komercistoj, troviĝas ankaŭ famuloj de la negocomondo aŭ de la politiko. Tiuj homoj, foje konataj kaj famaj, havas rimedojn por grandkvante aĉeti la kpayo kaj stoki ĝin. Ili ĝin revendas poste al la strat-vendistoj, elprenante sian marĝenon. Ĉe iuj punktoj de la landlimo, ankaŭ la doganistoj zorge partoprenas, elprenante el ĉiu 50-litra kanistro modestan “imposton” je 100 afrikaj frankoj (0,15 eŭro), kiu tuj malaperas en ilia poŝo. Ili tiel kompletigas sian salajron, dum la vera imposto estas 25% de la laŭleĝa benzinprezo.

En tiu lando, kiu deziras esti ekzempla, ĉiuj provoj malpermesi la kpayo estis dolorigaj malsukcesoj. Eksa “studenta kvartalo de Afriko”, Benino estis la unua ŝtato el la kontinento kiu organizis liberajn elektojn, en 1990. Depost tiam, alterno de la regantoj fariĝis la regulo; sed, malantaŭ tiu demokrata montrofenestro kaŝiĝas malforta ŝtato, nekapabla reformi la petrol-provizadon de la lando. En januaro 2013, popolribeloj eksplodis en la urbo Sémé-Kpodji post kiam policistoj konfiskis stokojn de kontraŭleĝa petrolo. Benzino-vendistoj eĉ bastonfrapis la edzinon de policisto, antaŭ ol kapti lin mem kaj perforte rezisti al la armeo. La militistoj devis voki helpotrupon por alfronti la kpayo-vendistojn, kiuj starigis barikadojn en la nokto... La registaro de la prezidanto Boni Yayi estis tiam devigita rezigni pri ĉiu lukto kontraŭ la kontraŭleĝa benzinkomerco. Ĝis nun, li daŭre toleras la masivan kontrabandon, kiu senkaŝe okazas sur lia teritorio.

“La kpayo ja rivelas la funkciadon de la lando, resumas la benina politikologo Gilles Olakounié Yabi, fondinto de la sendependa pensogrupo West African Citizen Think Tank (Wathi), lokita en Dakaro. Ĝi ilustras la ligon kun Niĝerio, la gravecon de la neformala sektoro en la ekonomio, sed ankaŭ la paradoksojn de la ŝtato-mastrumado en demokrata sistemo.” En najbara Togolando, la armea kaj koruptita diktaturo de la reganta klano sukcesis malpermesi la kpayo-komercon, kiu ne prosperis. Ĉi tie, la ŝtato havas nek la materiajn rimedojn, nek la necesan aŭtoritaton. “Fakte, ne eblas reformi tiun komercon, daŭrigas Yibi. Kiu volas kolerigi la milojn da homoj rekte dependantaj de ĝi? La vera problemo, laŭ mia opinio, estas ke la demokrata sistemo limiĝas je la organizo de elektoj. Pri la cetero, ĝi montriĝas tre perversa kaj funkcias sen iu ajn sento de ĝenerala intereso.”

La fikomerco daŭras ĉar ĉiuj trovas en ĝi sian intereson, en kunteksto kie la neformala sektoro utilas kiel savklapo. Malpermesi la nigran merkaton verŝajne minacus la politikan kaj socian stabilon de Benino, kiu, same kiel multaj afrikaj landoj, mezuras la diferencon inter siaj geoekonomiaj trudaĵoj kaj la postuloj al “bona regado” de la internaciaj financaj institucioj.

Konfuzo inter persona intereso kaj ĝenerala intereso

Inter la profundaj kaŭzoj de tiu paralela ekonomio, estas ankaŭ certa kompreno de la socia vivo. “Pliriĉiĝo, per ĉiuj rimedoj, estas larĝe perceptita kiel legitima”, rimarkas negocisto sub kondiĉo de anonimeco. De kelkaj jaroj, skandaloj multiĝas sur la gazetaj frontpaĝoj. Jen la lasta: la defraŭdo de preskaŭ 4 milionoj da eŭroj, el monhelpo alportita de Nederlando por la akvo-sektoro. Korupto fariĝis konstanta malsano, tiel ke multaj projektoj inter la plej urĝaj neniam realiĝas. Ĉiu nepre volas elpreni sian “makleraĵon” antaŭ ol lanĉi la realigadon. La nova flughaveno de Kotonuo, anoncita de dek jaroj, neniam estis konstruita, malgraŭ la riskoj de la nuna flughaveno, situanta enurbe. Same, la “ŝoseo de fiŝado” laŭlonge de la marbordo, ne estis asfaltita, kaj la ponto, kiu ebligus malobstrukci la cirkuladon en Porto Novo, ankoraŭ atendas.

La politikologo Gilles Yabi publike mallaŭdas la persiston de tio, kion li nomas “kpayo-demokratio”* — tio estas surogato de demokratio. En tiuj sistemoj, manke de klara limo inter la publikaj aktivaĵoj kaj la neformala ekonomio, la rolo, kiun devus ludi la ŝtato-agentoj konfuziĝas kun la strebado al sia persona intereso. Ĉi tiu tordiĝo troviĝas je ĉiuj niveloj de la socio, instigante ĉirkaŭiri la regulojn kaj serĉadi tujan profiton. Pro tia senpuneco, la ŝtato havas plu neniun aŭtoritaton.

*  GillesYabi, “L’Afrique n’a pas besoin de démocratie “kpayo””, Géopolitique africaine, n-ro 53-54, Parizo, januaro-marto 2015.

En tiu kunteksto, la nomumo kiel ĉefministro de s-ro Lionel insou, konata kiel dinamika viro, fare de la prezidanto Boni Yayi, en junio 2015, vekis la esperojn de parto de la urba junularo. La franco-benina eksa afer-bankisto estas perceptata kiel kapabla proponi aliajn perspektivojn ol motorciklon aŭ kpayo. Sed pri lia manovro-spaco tamen multaj dubas. Dume, Benino daŭre funkcias per la kpayo, laŭ logiko de ĉiutaga pluvivo.

Sabine CESSOU


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Riskoplena referendumo en Unuiĝinta Reĝlando

“Brexit”: Cameron en sia propra kaptilo

Subteno de la mastraro, ĝenita apogo de la Laborista partio, verŝajnaj cedoj de la Eŭropaj partneroj: antaŭ la referendumo pri eksiĝo de Britio el Eŭropa Unio, ĉio devus trankviligi la Britan ĉefministron oponantan la “Brexit”. Tamen la kontraŭ-Eŭropa sento pli vigliĝas, minacante lin.

Firme tenu min, aŭ mi ĉion frakasas”: jen, tradukita en nediplomataj vortoj, la mesaĝo, kiun S-ro David Cameron liveris al siaj 27 kolegoj de la Eŭropa Konsilio la pasintan 17-an de septembro en Bruselo. Laŭ la granda tradicio de tiaj ĉefkunvenoj la Brita ĉefministro anoncis, ke li estas preta batali “la tutan nokton” por eltiri el siaj kolegoj konsenton por retrakti la kondiĉojn de la Brita aniĝo al Eŭropa Unio. Li alude komprenigis, ke krom ricevi kontentigon, li estos bedaŭrinde devigita voki siajn samcivitanojn voĉdoni por “Brexit”, t.e. eksiĝo de Unuiĝinta Reĝlando el EU.

Fakte la kunveno tre frue finiĝis, je noktomezo, sen rezulto, kaj ĉiaj decidoj estis prokrastitaj ĝis la venonta Konsilio, kunvokita la 17-an kaj 18-an de februaro. Bonaj kamaradoj, kaj dezirantaj eviti lian humiliĝon, la partneroj de S-ro Cameron akordiĝis por lasi lin poste aserti antaŭ la multaj ĉeestantaj Britaj komunikiloj: “la bona novaĵo estas, ke ekzistas eblo de interkonsento.” Neniu povus esti pli malpreciza... sed, reveninte en sian landon, tio ebligas fari bonan titolon, manke de venkokrio.

La ĉefministro listigis siajn postulojn en letero sendita la 10-an de novembro 2015 al S-ro Donald Tusk, la pola prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ili estis grupigitaj sub kvar rubrikoj: ekonomia regeco, konkurenceco, suvereneco kaj enmigrado. Per “ekonomia regeco” S-ro Cameron ĉefe aludas la protekton de la interesoj de la City. Li postulas, ke estu entekstigita, ke Eŭro ne estas la sola valuto de EU kaj ke nenia apartigo trafas la landojn, kiuj ne uzas ĝin. La celo de la ĉapitro pri konkurenceco estas ankoraŭ pli malreguligi la internan merkaton, kaj ĉefe, kiam oni deĉifras la aludojn, la laborjuron. Pri suvereneco S-ro Cameron estas tre eksplica, kaj esprimas tri postulojn: forigi el la traktatoj ĉiujn referencojn al celo de “ĉiam pli kaj pli ferma unio inter la Eŭropaj popoloj”, doni al la naciaj parlamentoj la rajton bloki ĉiujn proponojn pri komuna leĝa akto, kiun ili opinius maltaŭga, kaj strikte apliki la principon de akcesoreco: “Eŭropo kiam necesas, nacio kiam eblas.”

Ja en la kvara ĉapitro, tiu pri enmigrado, aperas, inter aliaj aferoj, la neceso por laboristo veninta de alia lando de EU pruvi kvar jarojn da ĉeesto kaj kotizado en Unuiĝinta Reĝlando antaŭ ol akiri la saman profiton, kiel sia brita kolego, kiam temas pri servoj ligitaj al dungado aŭ socia loĝejo. Tio estus damaĝi la principon de neapartigo inter la civitanoj de la dudek-ok landoj, kiuj, laŭ la traktatoj - en iuj kazoj post interŝtupa tempo - havas la rajton instaliĝi kaj labori en iu ajn membroŝtato. Alidirite, tio minacas unu el la kvar “fundamentaj liberoj” de EU, tiun de homa cirkulado.

Pridemandinda estas la momento, kiun S-ro Cameron elektis por antaŭmeti proponojn pri reformoj de EU - iel akompanitajn de ĉantaĝo - kiuj havas nenion aparte novan en Britio. Fakte, li elektis nenion. Li trovis sin kaptita de movo kaj kalendaro, kiujn li mem ekstartigis. Kaj ne pro profundaj konvinkoj, sed pro politikaj taktikaj manovroj: simple temis por li venki en la parlamenta balotado de 2015! Terurita de la plifortiĝo de la eŭrofobia Partio por sendependeco de Unuiĝinta Reĝlando (United Kingdom Independence Party, UKIP)*, kiu kontraŭbatalis la konservativan partion en parto de ĝiaj kutimaj voĉdonantoj, li decidis cedi ion al ĝi por senarmigi ĝin. La celo: certigi al si novan kvinjaran lukontrakton ĉe la 10 Downing Street, en kiun li ekloĝis post la balotado de 2010, kiel ĉefo de koalicia registaro kuniganta konservativulojn kaj liberaldemokratojn.

*  Legu Owen Jones, “Colère sociale, vote à droite”, Le Monde diplomatique, oktobro 2014.

Tuj en 2011, li adoptigis leĝon en parlamento, kiu devigas okazigi referendumon - kaj ne nur balotadon en parlamento - por ratifi ĉiun traktaton transdonantan novajn signifohavajn povojn al Eŭropaj institucioj. Jen aranĝo kapabla malesperigi Bruselon, kie la ideo rekte doni decidrajton al popoloj estigas inkubsonĝojn... En januaro 2013, S-ro Cameron ankoraŭ pluiris promesante, se li estus venkinta en la venonta parlamenta balotado, organizi antaŭ la fino de 2017 referendumon pri pludaŭrigo de la Brita membriĝo en EU. Tiu referendumo okazos post la rezultoj de organizenda marĉandado inter Londono kaj la Eŭropa Konsilio. Se la ĉefministro opinios esti komprenita de siaj partneroj, li vokos por voĉdoni “jes” al demando: “Ĉu Unuiĝinta Reĝlando devas pludaŭrigi sian membrecon en EU?”. En mala kazo, li rekomendus Brexit-on.

Pli malpli intensa Eŭroskeptikemo

En majo 2015 la konservativa partio, male al prognozoj, venkis en la parlamenta balotado per absoluta plimulto de la seĝoj, kaj trovis sin kun osto en la gorĝo pro plenumenda antaŭbalota promeso. Li ja estus evitinta tion en la nunaj Eŭropaj cirkonstancoj, en kiu ĉefas la demandoj pri amasalfluo de enmigrantoj kaj pri ĝihadismo, kiuj nutras la plifortiĝon de ekstremdekstrularo en la plejmulto de la Eŭropaj landoj. La referendumo iĝinta neevitebla, li konsideris, ke pli bone estas organizi ĝin plej frue, kiel eble por eviti, ke la debato degeneru en Unuiĝinta Reĝlando - kaj ĉefe en la konservativa partio - kaj ke ĝi ne estigu neantaŭvideblajn problemojn en aliaj landoj. Precipe en Francio, kie S-ro Hollande, ankoraŭ nedeklarita oficiala kandidato por reelekto en 2017, kiu tute ne profitus de ekapero de la Eŭropa demando dum sia kampanjo. La memoraĵo de la Franca referendumo de la 29-a de majo 2005, kiu kondukis la Francajn socialistojn al publika elmontro de siaj disopiniiĝoj, daŭre dolorigas... La plej favora kalendaro estus unuanima konsento de la Eŭropa Konsilio en februaro, kaj balotado en junio aŭ septembro 2016.

Kun varia intenso laŭ la cirkonstancoj, la Eŭroskeptikemo de S-ro Cameron estas pli kultureca kaj enradikigita en historio ol refleksa - male al tiu de multaj konservativaj deputitoj kaj iuj ministroj, de Londonaj ĵurnaloj kaj precipe de UKIP kaj ĝia estro Nigel Farange, vervoplena Eŭropa deputito. Ĝi nature postsekvas la faman paroladon de Winston Churchill en Zuriko en 1946, en kiu li rekomendis kreon de Eŭropaj Unuiĝintaj Ŝtatoj, Federacia Eŭropo do, kiun Unuiĝinta Reĝlando favore subtenus, sed de ekstere: “Ni estas kun vi, sed ne unu el vi.

Membriĝante en Eŭropa Ekonomia komunumo (EEK) en 1973, Londono rezignis strategian direkton, sen tamen rezigni apartecon, kiu montriĝas per senĉesaj klopodoj por senŝarĝigaj klaŭzoj (opt out) pri komunumaj politikoj, klopodoj, kiuj komenciĝis, tamen malsukcese, tuj post la membriĝo. Hodiaŭ la lando estas nek membro de la zono de eŭro nek partoprenanto de la interkonsento de Schengen, la du simboloj pri kiuj fieras la Eŭropistoj. Ĝi profitis en 1984 senŝarĝigon pri la kalkulmaniero de kontribuo de ĉiu membroŝtato de EEK, kiu esprimiĝis per valorega rabato (la fama “Brita ĉeko”). Inter la dudek-ok ĝi estas unu el la tri ŝtatoj - kun Kroatio kaj Ĉeĥio - kiuj ne subskribis la traktaton pri stabileco, kunlaboreco kaj regeco (TSKR) de 2012, ankaŭ nomita “Eŭropa buĝeta pakto”.

Sen iri ĝis komplete preni sintenon de kromlando - iuj diras offshore* - en la rilatoj al Eŭropa konstruo, la sinsekvaj Britaj registaroj kultivis la situaciojn, kiuj ebligis al ili havi unu piedon ene, kaj alian ekstere, krom en kampoj, kiuj vere gravas por ili: unue la finofaro de la interna Eŭropa merkato, poste la tutmonda libera cirkulado de kapitaloj, varoj kaj servoj, t.e. tri el la kvar “fundamentaj liberoj” de EU (ni jam vidis ĉisupre kiom malmulte gravas la kvara, tiu de homa cirkulado), kaj fine, la konservado de la supera pozicio de la City en la financaj servoj, inkluzive la merkatojn je eŭroj.

*  vidu “Le Royaume Uni, Etat ”offshore“ de l’Europe?”, Mémoire des luttes, 31-a de januaro 2013, www.medelu.org .

Tiel S-ro Cameron volas definitivigi novajn esceptojn por Britio al komunaj reguloj, eble eĉ disvastigi ilin al la tuta Eŭropa Unio. La demando estas ĉu lia letero al S-ro Tusk povas esti bazo por interkonsento inter ĉiuj koncernataj partioj, internaj kaj eksteraj. S-ro Cameron engaĝiĝas en sia pokerludo kun grava atuto: por diversaj kialoj, neniu el la aliaj registaroj de EU deziras Brexit-on. S-ino Angela Merkel, la estraroj de Nederlando, de nordaj landoj, de centraj kaj orientaj Eŭropaj landoj emas al fari ja grandajn cedojn por konservi la novliberalan direkton, pri kiu Londono estas impona garantianto. Ili timas ke ĝi estus malfortikigita de la plivigliĝo de Francio kaj aliaj mediteraneaj landoj, kiujn ili taksas ne fidindaj.

Tamen, eĉ por fidelaj aliancanoj, ekzistas ne transpaseblaj ruĝaj linioj. Tiel, por Germanio la absoluta ĉefafero estas la plifortigo, per plua integriĝo de la eŭro-zono kaj ties membroj, de tiu unika valuto, ilo por superregado kaj pluigi malabundigajn politikojn. Nek Berlino, nek Frankfurto, sidejo de la Eŭropa Centra Banko (ECB), povas akcepti, ke tia proceso estus malhelpita de Londona vetooj, tiaj, kiaj petitaj en la ĉapitro pri ekonomia regeco. Sur alia fronto, la orientaj landoj absolute kontraŭas la aranĝojn skribitajn en la ĉapitro pri enmigrado, kiuj rekte celas iliajn ŝtatanojn enmigrintajn en Unuiĝintan Reĝlandon. Tiu punkto estas la plej tikla, precipe por la Eŭropaj Komisiono kaj Parlamento, ĉar, kiel jam dirite, ĝi kontestas unu el la kvar “fundamentaj liberoj” de la Eŭropa projekto, je la risko okazigi precedencon kaj ebligi konstestadon de la tri aliaj. Kaj jen reaperas la fantomo de protektismo...

Internaj disŝiroj

Por eviti Brexit-on ŝajnas esti nur du solvoj: ĉu marĉandi novan traktaton, aŭ per konvena jura instrumento (ekzemple deklaracio de la ŝtatestroj aŭ ĉefministroj) interkonsenti pri interpretigaj klaŭzoj de la ekzistantaj traktatoj sen modifi ilin. En ambaŭ okazoj necesas unuanimeco de la dudek-ok landoj, sed la dua solvo evitus proceson de reviziado kaj ratifado, kiu estas longa kaj danĝerplena, pri kiu nek S-ino Merkel nek S-ro Hollande volas eĉ aŭdi tuj antaŭ la balotaj rendevuoj de 2017. Por resti en la nuna leĝara kadro, necesus ke S-ro Cameron rezignas pri siaj ĉefaj postuloj, kaj ke la Bruselaj juristoj lertegaj pri semantikaj dekoracioj cerbumas pri dokumento de la Eŭropa Konsilio kun ŝaumaj formuloj, kiu evitus al S-ro Cameron tute memkontraŭdiri sen esti neakordigebla kun la Eŭropa jura ordo. Jen vere mallarĝa padeto...

Se tiu hipotezo okazos, oni jam povas imagi la sturmadon de la partianoj de Brexit, kiel S-ro Daniel Hannan, konservativa deputito en la Eŭropa parlamento, por kiu S-ro Cameron jam tro mildigis la enhavon de siaj postuloj, eĉ antaŭ la marĉandado: “Unuiĝinta Reĝlando ŝajne postulas ŝanĝojn kaj Eŭropa Unio ŝajne studas ilin. (...) Tio estas teatraĵo (...) kiu ebligos S-ron Cameron diri, ke li akceptigis interkonsenton*.”

*  Le Figaro, Parizo, 17-a de decembro 2015.

Anstataŭ havi la facilan promenadon, kiun li antaŭvidis en 2013, S-ro Cameron riskas vidi sian partion disŝiriĝi, kaj eble eĉ sian registaron: li antaŭtempe donis balotliberon al siaj ministroj, inter kiuj troviĝas seso da firmaj Eŭroskeptikemuloj. Lia eventuala kaj paradoksa saviĝo povas veni nur de la voĉdonantoj de la Laborista Partio, por kiuj la elementoj de Eŭropaj sociaj rajtoj, eĉ malmulte progresemaj, estas tamen protektilo kontraŭ senbrida malreguligo, kiun deziras la konservativuloj - ĉifoje el ĉiuj tendencoj.

S-ro Cameron anoncis, ke li ne kandidatos por nova mandato en la venonta parlamenta balotado, kiu okazos plejmalfrue en majo 2020. Nenio certigas, ke li povos resti landestro ĝis tiu dato, tiel danĝeraj estas la nekonitaĵoj de la situacio, en kiu li mem enfermiĝis. Kaj kiu riskas konduki al Brexit, kiun lia posteulo devos regi.

Bernard CASSEN


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Salvo de malvenkoj por la maldekstro

Latinameriko, kial ĝi paneas?

Vipe frapa malvenko en Venezuelo, dekstriĝo en Argentino, ekonomia kaj politika krizo en Brazilo, strataj manifestacioj en Ekvadoro: la maldekstro penas en Latinameriko. La fimanovroj de Vaŝingtono ne sufiĉas por klarigi tian spirmankon. De Karibio ĝis Fajrolando la progresemaj fortoj troviĝas denove alfrontitaj al siaj malnovaj demonoj.

ĈE LA AŬTOVOJO al la urbocentro giganta ŝprucbildo altiras la rigardon: “Por la krizo de la bankistoj ne pagu ni” Tiu slogano, en la plej multaj eŭropaj ĉefurboj banala, surprizas tamen ĉi tie. Ni estas en Rio-de-Ĵanejro, kie, antaŭ du jaroj, la festo kulminis.

En marto 2013, samloke, ŝajnis ke la duobla vojo devis zigzagi en arbaro da gruoj. La ĝenerala etoso de tiuj jaroj antaŭe jam inspiris al la brita The Economist tre rimarkitan titolpaĝon: meze de la financa turmento, el nebula fono, la statuo de la Kristo Redemptoro* alten leviĝis. “Brazilo ekflugas”, titolis la gazeto, kiu dediĉis dek kvar paĝojn al “la plej bela latinamerika sukceso” (la 14-an de novembro 2009). La eŭropa maldekstro, ne kapabla profiti la liberalan ruiniĝon, tiam rigardis al la alia flanko de Atlantiko por trovi esperon. Ĉu la sukcesoj de la “latinamerika laboratorio”, celebrataj kun ritmo de brazila sambo, de bolivia morenado, de ekvadora pasijo aŭ de venezuela joropo, ne pravigis ĝin revi ke ĝi siavice venkos?

*  Redemptoro = religia esprimo por “elaĉeto” el la “pekoj” de la homoj, kiun Jesuo Nazaretano faris per sia libervola morto per krucumiĝo. En Rio-de-Ĵanejro, sur alta monto ‒ Corcovado ‒, staras tre alta skulptaĵo, figuro de tiu nomo. -vl

Sekve al internacia ekonomia malrapidiĝo, kiu tuŝas aparte la ekonomiojn de tiu subkontinento, la bildo malheliĝis. Ni memoru. La 6-an de novembro 2013, la ekvadora prezidanto ege akuzis la liberalismon dum prelego en la pariza universitato Sorbonne. Jaron poste li subskribis liberkomercan traktaton kun la Eŭropa Unio (vidu “Ĉu perfido?”). Spite al siaj malfacilaĵoj, la “bolivara revolucio” ĉiam montris sian decidon plibonigi la vivkondiĉojn de la venezuelanoj. La 26-an de januaro 2015, dokumento de la tre neŭtrala Ekonomia Komisiono por Latinameriko kaj Karibio (CEPALC) anoncis ke, en la lando, la kvoto de malriĉeco pasis de 25,4 elcentoj al 32,1 inter 2012 kaj 2013.*

*  Laŭ Karakaso, la malriĉeco malpliiĝis en la unua duonjaro de 2015.

Dum la regiona simbolo de batalo kontraŭ la imperiismo, Kubo, starigas “Konsilantaron pri aferoj” en partnereco kun la komerca ĉambro de Usono, la peronismo malvenkis en la dua baloto de la argentina prezidant-elekto de novembro 2015, monaton antaŭ la vipe frapa malsukceso de la ĉavista tendaro en la venezuelaj parlament-elektoj. En Brazilo, en Ekvadoro, strataj mobiliziĝoj postulas la demision de la registaroj elektitaj danke al potencaj sociaj movadoj.

“Ĉiam, kiam maldekstra partio enpotenciĝas, ĝi malfortiĝas”

“Hieraŭ Latinameriko estis fonto de inspiro por la eŭropa maldekstro. Ekde kiam oni aplikas ĉi tie la samajn politikojn de konsumredukto kiel en Eŭropo, okazas la malo”, observas s-ro Guilherme Boulos, gvidanto de la Movado de sentegmentaj laboristoj (MSTL). Antaŭ ol aldoni: “Multaj homoj, ĉi tie, parolas pri la neceso krei brazilan Podemos.” Fondita en la perspektivo importi al Eŭropo la sukceson de la latinamerika maldekstro, ĉu la hispana partio Podemos fariĝus do siavice modelo por la regiono kiu inspiris ĝin? Okazas, ke la progresemuloj donas la impreson ke ili perdis la kompason.

Sed ĉu ni estas kondamnitaj laŭspuri la esperon tra la terglobo, riske de iri en rondo? Se oni konsideras, ke la rita denuncado de la perfidoj kaj transiroj al la kontraŭa tendaro estas la tuta analizo de la malfacilaĵoj de la maldekstro en la potenco, tiam eble jes. Sed alie, la intereso de la “latinamerika laboratorio” ‒ larĝe analizata en niaj kolumnoj ‒ ne malaperas, kiam tiu penas por noti novajn venkojn. Provi kompreni la streĉitecojn, kiuj trairas ĝin, povas montriĝi ankaŭ riĉa de instuoj.

Ne ebla, oni certe rebatas. Similas nek la historiistoj, nek la gvidantoj, nek la politikaj projektoj de la landoj de la regiono. Kiel kompari la Brazilon de s-ro Juiz Inácio Lula da Silva, kiu klopodis kontentigi la bankistojn same kiel la malriĉulojn, kun la Venezuelo de Hugo Chávez, kiu decidis konstrui la “socialismon de la 21-a jarcento”? La argumento ne malĝustas. Sed de la bolivia Altoplano ĝis la Francujo de 1981, de la venezuela Karibio ĝis la Usono de la New Deal, la fortoj de la maldekstro ofte alfrontas similajn demonojn ...

“Ĉiam, kiam maldekstra partio enpotenciĝas, ĝi malfortiĝas”*, antaŭ nelonge diris s-ro Lula da Silva. La vojo de la urnoj prezentas valorajn avantaĝojn kompare kun la armita vojo, unue jam pro pli granda verŝajneco ne esti murdita, malliberigita aŭ torturita antaŭ ol la revolucio alvenas. Ĝi tamen trudas kelkajn devigojn.

*  Kolokvo ĉe la Institut Lula, San-Paŭlo, 5-an de oktobro 2015.

Krom tio, ke ĝi devis liveri kadrulojn por la registaro kaj por diversaj ministrejoj, kiujn ĝi gvidis ekde 2003, la Partio de Laboristoj (PT) de s-ino Rousseff kaj de s-ro Lula da Silva perdis kadrulojn ankaŭ sur loka nivelo. Ĝi havis 187 distriktajn skipojn en la jaro 2000, kaj 559, do trioble pli, en 2008. Certe, ĝi rekrutas novajn membrojn, sed en kunteksto, en kiu la edukado de kadruloj “pli kaj pli ŝrumpas al praktikaj demandoj: kiel mastrumi mandaton? kiel fari leĝojn? kiel komuniki pri publikaj politikoj?”*, bedaŭras s-ro Valter Pomar, de la PT. La sekvo, laŭ s-ro Marco Aurélio Garcia, speciala konsilisto pri internaciaj aferoj de la brazila prezidantejo: “Ni perdis la kontakton kun la socio, ni ĉesis pripensi kaj ni burokratiiĝis.”* Mallonge, la PT ne plu sukcesas mobilizi, speciale ĉe postulema junularo kiu ne spertis la grandajn batalojn de la partio antaŭ ĝia enpotenciĝo.

*  Valter Pomar, “Pour ne plus avoir peur de perdre”, en “Feu sur l’école”, Manière de voir, n-ro 131, oktobro-novembro 2013.
*  Interparolado kun Brasileiros, San-Paŭlo, la 9-an de junio 2015.

Same kiel la bolivia vicprezidanto (vidu la artikolon p. 17), la ekvadora prezidanto Rafael Correa montriĝas konscia pri tiu malfacilaĵo. Dum la dekstro organizis sian kontraŭofensivon, li konfidis al sia ministro pri eksteraj aferoj Ricardo Patiño ‒ unu el liaj proksimuloj ‒ la taskon “refortigi la bazojn” de lia movado, Alianza País. La celo: “Ke ene de du horoj ni kapablu plenigi la Plaza Grande”, la grandan kunvenejon de la ekvadora ĉefurbo (El Universo, 16-an de julio 2015).

Tamen membroj kaj sociaj movadoj akceptas pli facile ludi la rolon de transmisia rimeno de la potenco, kiam tiu toleras iliajn kritinojn; tiun disponon s-ro Correa ne ĉiam montras. Jen ekzemplo: en oktobro 2013, grupo de deputitoj de Alianza País, subtenata de multaj membroj, volis permesigi abortigon en la kadro de nova punleĝo. La prezidanto, malfavora al la ideo, tuj deklaris: “Se tiaj perfidoj kaj mallojala sinteno daŭras (...), mi demisios”.* La deputitoj rezignis.

*  “Rafael Correa amenaza con renunciar si el Congreso despenaliza el aborto” [“Rafael Correa minacas demisii, se la Kongreso senpunigas abortigon”], 11-an de oktobro 2013, Infobae, www.infobae.com

Krom ke ĝi malproksimigas la politikajn gvidantojn disde ilia bazo, la instituciigo dividas ilin. Printempe de 2014, la usona politiksciencisto Steve Ellner bedaŭris la pezon de la elektitoj ene de la Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo (PSUV): “La sep vicprezidantoj de la partio, kiuj reprezentas la diversajn regionojn, estas guberniestroj aŭ membroj de la registaro de la prezidanto Nicolás Maduro.”* Male al tio, kio okazis en la unua kongreso, en 2009, la delegitoj de 2014 ne estis elektitaj de la membroj: temis precipe pri guberniestroj, urbestroj kaj deputitoj.

*  Steve Ellner, “Venezuela: Chavistas debate the pace of change”, NACLA Report on the Americas, vol. 47, n-ro 1, Novjorko, printempo 2014.

Simila konstato iom pli sude. “Antaŭ sia enpotenciĝo, la interna vivo de la PT respegulis la kontraston inter la diversaj tendencoj kaj iliaj strategiaj analizoj, observas la ekonomikisto Reinaldo Gonçalves. Poste, la delegitoj enpotenciĝis.”* Nu, konfidas al ni s-ro Artur Henrique, prezidinto de la plej grava brazila sindikato (CUT), la mandatoj kelkfoje transformas la membrojn: “Nome de la “regeblo” de la lando, ili nun klarigas al ni, ke oni ne povas fari tion ĉi, ke oni ne povas fari tion ...” Kiam la taktiko ‒ konsideri la elektojn kiel etapon al la transformado de la mondo ‒ fariĝas strategio ‒ adapti siajn konvinkojn al la elekto-celo ‒, la politika ambicio malfortiĝas, okazas eĉ ke ĝi tute malaperas: nun “la PT estas pli obstaklo ol atuto”*, taksas s-ro Jean Tible, unu el ĝiaj membroj. Ĉu li enintus al la sama konkludo, se lia partio provintus transformi la brazilan politikan sistemon por tie “demokratiigi la demokration”? Ĝi ne provis tion, kaj tiel rezignis batali kontraŭ la potenco de la mono, kontraŭ la korupto kaj al la premgrupoj ...

*  Interparolado kun IHU Online, 27-an de aŭgusto 2015.
*  Alana Moraes kaj Jean Tible, “¿Fin de fiesta en Brasil?”, Nueva Sociedad, n-ro 259, Bonaero, septembro-oktobro 2015.

Sed la malfacilaĵoj de la demokratia vojo al socialismo ne limiĝas al la perversaj efikoj de la potenc-praktiko. Ĝi implicas ankaŭ ke oni determinu, kun kiuj elektantoj oni povas kalkuli. En landoj, kie la diktatorecoj subpremis la komunistajn organizaĵojn, kie la novliberalismo disblovis la malmultajn laboristajn bastionojn kaj kie la komunikiloj restas en la manoj de la privata sektoro, la etoso ne estas pli ruĝa ol aliloke. Esperi tie konstrui plimultan elektan bazon per tio ke oni koncentriĝas ekskluzive al la radikaliĝintaj partoj de la loĝantaro signifas ‒ por la momento ... ‒ sekvi iluzion; rezigni pri ĝi, malfermi la pordon al pragmatismo, sen ĉiam scii, ĝis kien ĝi tiam povas malfermiĝi.

Kiam oni ĉesos regi kun la dekstro, kiam oni ekregos por si mem?

La aliancoj fariĝas unue ene de la progresema tendaro. Nek Chávez nek s-ro Correa aperis el antaŭe ekzistintaj politikaj partioj. En la kunteksto de politika krizo ili estis portataj de malhomogenaj movadoj, kies kunteniĝo baziĝis malpli sur reala kongrueco ol sur certeco: reveno de vera demokratio estas nepra antaŭkondiĉo por realigi ĉiun el la ambicioj de la partoj de la koalicio. La novaj konstitucioj, redaktitaj dum la enpotenciĝo de la maldekstro, en Venezuelo kaj Ekvadoro same kiel en Bolivio, kelkfoje respegulas tiun malklarecon. Kaj, en malvigla tempo, ili anoncas certajn venontajn seniluziiĝojn ‒ kiel pri la demando de protekto de la “Panjo Tero”.

Ekster la gamo de grupoj, kiuj konsistigas la maldekstron, la koncedoj devas resti portempaj kaj limiĝi al “konsidero al parto de la bezonoj de ĝiaj kontraŭuloj”*, taksas la bolivia vicprezidanto Alvaro García Linera. Nenian aliancon kun la dekstrularo, sed ja kun certaj sektoroj, kiujn ĝi tradicie reprezentas: parton de la mezaj klasoj, certajn grupojn de la mastraro. Per tio, ke ĝi akceptis kunlabori ene de institucioj pli devigaj por la plenuma potenco ol en Bolivio, La PT transiris la Rubikonon. En 1980, ĉe sia kreiĝo, ĝi fieris akcepti neniun mastron; en 2002, ĝi alianciĝis kun la ĉefo de la evangelia entrepreno José Alencar por gajni la prezidant-elekton, kaj kun diversaj konservativaj partioj por estigi sian registaron.

*  Vd Alvaro Garcia Linera, “Bolivie, “les quatre contradictions de notre révolution””, Le Monde diplomatique [“Bolivio, “la kvar kontraŭdiroj de nia revolucio””], septembro 2011.

De kompromiso al kompromito ne estas tre klara limo, sed kamajo, de kiu ĉiu perceptas la nuancojn alie, laŭ tio ĉu li agas en la registaro aŭ en sociaj movadoj. Nu, kiam oni ĉesos regi kun la dekstro kaj kiam oni komencas regi por si? En Brazilo ekzemple s-ino Rousseff ĵus adoptis la vojplanon de siaj politikaj kontraŭuloj. Ĉar la rezignoj akumuliĝas tiom pli rapide, ĉar la elekto-premo ne foriras post gajnita baloto: la brazilanoj voĉdonas ĉiujn du jarojn kaj eliras el elektokampanjo nur por ĵeti sin en la vorticon de la sekva.

“Oni riproĉas al ni ne esti “veraj demokratoj”, sed, ekde 2007, ni gajnis dek balotojn, do pli ol unu jare, diras al ni ekvadora alta funkciulo. Nu, la elekto-kalendaro ne estas tiu de la politiko, kaj mi devas koncedi ke, en kelkaj momentoj, ni preferus dediĉi nin al realigo de nia programo anstataŭ kampanji.” Unu el la virtoj de la reprezenta demokratio estas ankaŭ ĝia ĉefa defio: la potenco, regule remetata en la ludon, restas en ĝi malstabila. Kiam la opozicio estas sufiĉe konservativa, ĝi povas kalkuli kun la subteno de la privataj komunikiloj kaj de la mastraro. Kiam la ekonomia kunteksto malpermesas al la maldekstro daŭrigi la retorikon de la espero, la dekstro malpravus se ĝi ne akaparus ĝin.

Sufiĉas ke ĝi rimarkas la gravecon de la socialaj demandoj en la loĝantaro, kaj jen ĝi kondutas kiel nova avangardo. Antaŭ preskaŭ du jaroj, s-ro Henrique Capriles, la reprezentanto de la venezuela dekstro pli lerta ol liaj puĉistaj aliancanoj, disvolvis siajn novajn konvinkojn al la gazeto Le Monde. Difinante sin “malproksima de la dekstrularo”, tiu filo de bona familio, kiu partoprenis en la ŝtatrenverso (fiaskinta) de 2002 kontraẑ Chávez, deklaris, kun la mano sur la koro: “La ŝlosilo de la ŝanĝo troviĝas en la barrios [popolaj kvartaloj]; do necesas “reveni al la tradiciaj metodoj de agado: rekta kontakto, iri de pordo al pordo, asembleoj en la kvartaloj, formika laboro” (3-an de aprilo 2014).

Kroma malfacilaĵo se oni reiras al la elektantoj: la kontraŭulo, kies bezonojn oni devas parte kontentigi, por uzi la vortojn de s-ro García Linera, ne troviĝas nur en la konservativaj rondoj. Li montriĝas ankaŭ en la rilato de ĉiu kun la konsum-socio, ankaŭ maldekstre. Demandite pri la kialoj, pro kiuj li ne iris pli antaŭen en la transformado de sia lando, la urugvaja prezidinto José “Pepe” Mujica respondis: “Ĉar la homoj volas iPhone-ojn!”* Esti malriĉa ne implicas esti revolucia. Kaj ne ĉiuj revoluciuloj revas pri febraj ĝeneralaj asembleoj.

*  Anekdoto raportita de Amador Fernández-Savater, kiun ni dankas ĉi tie.
Nun ke mi ne estas plu malriĉa, mi voĉdonas por la dekstro

Tiel okazas, ke la kresko de la vivnivelo, la ĉefa sukceso de la latinamerika maldekstro kun la fortigo de la demokratio, favorigas certajn returniĝojn. Antaŭ la unua baloto de la argentina prezidant-elekto, en oktobro 2015, la progresemaj sociaj retoj disvastigis grafikaĵon titolitan “La ekonomiaj cikloj de Argentino”. La skemo prezentis diversajn etapojn de cirkla procezo: 1. “La dekstro detruas la mezajn klasojn”; 2. “La mizeriĝintaj mezaj klasoj voĉdonas por popola registaro”; 3. “Post sia elekto, tiu registaro plibonigas la vivnivelon de la mezaj klasoj”; 4. “La mezaj klasoj imagas, ke ili estas parto de la oligarĥio kaj voĉdonas por la dektro”. Reveno al la elira punkto.

Kaj tiu fenomeno koncernas ne nur la mezajn tavolojn de la loĝantaro. Kiam ni demandis lin pri la malfortiĝo de la mobiliz-kapablo de la Movado de Senteraj Kampuloj (MSK) en Brazilo, la universitatano Armando Boito donas klarigon: kvankam timemaj, la politikoj de la PT transformis parton de la movado en instalitajn etkampulojn. Ilia radikaleco mildiĝis, ekde kiam ili havis ion alian perdeblan ol siajn katenojn. Ĉu la revo pri “socio de proprietuloj” disvastigata de la konservativuloj baziĝas sur io alia?

Ne sufiĉas deziri la naskiĝon de la “nova homo” kara al Ernesto “Che” Guevara por ke li alvenu, ankaŭ en Kubo. Sed certaj politikoj eble ne faciligas la aferon. Prezidinto de la bolivia Centra Banko sub diversaj konservativaj registaroj, la nuna ministro pri ekonomio de la lando, s-ro Luis Arce Catacora, ĝojas: “Ĉiuj havas nun la eblecon riĉiĝi en Bolivio”. Ĉu miri? Tia eĥo al François Guizot, unu el la liberalaj kaj konservativaj pensistoj de la Restaŭrado, faciligas la aperon de nova indiĝena burĝaro, ne nepre pli progresema ol la antaŭa, de kiu membro resumas la “revolucion” per jenaj vortoj: “Mi havas monon, mi povas fari kion mi volas.”*

*  Tiuj ĉi lastasj citaĵoj estas prenitaj el la Financial Times, Londono, 4-an de decembro 2014.

Kvankam la “bolivara procezo” famiĝis pro sia kapablo stimuli la politikiĝon de la loĝantaro (vidu la artikolon de Yoletty Bracho kaj Julien Rebotier), parto de ĝia bazo estas ankaŭ tentata turni al ĝi la dorson. La ambasadoro de Venezuelo en Parizo, s-ro Héctor Michel Mujica Ricardo, raṕortis al ni anekdoton. Antaŭ la prezidant-elekto de 2013 li renkontas junan virinon de popola kvartalo. Ŝi enkarnigas, laŭ li, la kategorio de la loĝantaro kiu plej profitis la ambiciajn alidistribu-politikon de la registaro. “Antaŭe mi vivis en la mizero. Danke al Chávez mi eliris el ĝi”, konfirmas ŝi. Antaŭ ol aldoni, kvazaŭ ion memkompreneblan: “Nun, ĉar mi jam ne estas malriĉa, mi voĉdonas por la opozicio.”

Ĉu necesas ĉiukaze pensi ke la plibonigo de la vivkondiĉoj meĥanike malproksimigas ĝiajn profitantojn de la maldekstro? “Ekzistas pluraj manieroj kreskigi la vivnivelon de la homoj, kontraŭargumentas s-ro Pomar. Tio, kion ni faris en Brazilo, estas kreskigi la konsumadon, kio kreskigis ilian submetiĝon al la logikoj de merkato.” Tiel la PT ebligis al la plejmalriĉuloj meti siajn infanojn en privatajn lernejojn, aliri la profitcelan medicinan sektoron, financi siajn pensiojn per kapitaligo. “Oni ne disvolvas tiamaniere la politikan konscion. Estintus pli efika konstrui publikajn servojn. Sed por tio necesus altigi la impostojn, kaj do alfronti la burĝaron. Voje malkongrua kun la strategio de paciĝo adoptita de Lula, poste de Dilma ...”

En kuntekto de ekonomia malrapidiĝo, la vojo de kompromiso kondukas al sakstrato. Neniu el la progresemaj latinamerikaj registaroj sukcesis transformi sia produktad-strukturon (vidu “Neniam solvita dependeco de krudmaterialo”): dependaj de siaj eksportoj de krudmaterialoj, ili retroviĝas submetitaj al la internacia turmento. Ne pli da sukceso en la imposta demando. Kiam la rento kolapsas, la ekonomio stagnas (aŭ malkreskas), la disponeblaj sumoj por alidistribuado fandiĝas kiel neĝo en la suno. Ne eblas plu mildigi la situacion de la plej malfortaj sen ĝeni la povulojn. Nu, por alfronti la interesojn de la duaj, prefere kalkuli kun la mobiliziĝon de la unuaj. Ĉu post periodo de malproksimiĝo, la progresemaj gvidantoj sukcesos reunuiĝi kun la sociaj movadoj? Kaj ĉu tiuj sukcesos renaskigi la esperon?

Renaud LAMBERT.

Dek kvin jaroj da hegemonio

Decembro 1998. Elekto de Hugo Chávez en Venezuelo.

Julio 2000. Chávez estas reelektita en baloto kiun li promesis dum la referendumo de aprilo 1999, proponante la okazigon de konstituciiga asembleo.

Oktobro 2002. Elekto de s-ro Luiz Inácio Lula da Silva en Brazilo.

Majo 2003. Elekto de Néstor Kirchner en Argentino.

Decembro 2005. Elekto de s-ro Evo Morales en Bolivio.

Oktobro 2006. Reelekto de s-ro Lua da Silva.

Novembro 2006. Elekto de s-ro Correa en Ekvadoro.

Decembro 2006. Reelekto de s-ro Chávez.

Oktobro 2007. Elekto de s-ino Cristina Fernández de Kirchner, edzino de Néstor Kirchner, en Argentino.

Aprilo 2009. Reelekto de s-ro Correa.

Decembro 2009. Reelekto de s-ro Morales.

Oktobro 2010. Elekto de s-ino Dilma Rousseff en Brazilo.

Oktobro 2011. Reelekto de s-ino Fernández de Kirchner.

Oktobro 2012. Reelekto de s-ro Chávez.

Februaro 2013. Reelekto de s-ro Correa.

Aprilo 2013. Elekto de s-ro Nicolás Maduro en Venezuelo.

Oktobro 2014. Reelekto de s-ino Rousseff kaj de s-ro Morales.

R. L.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭ ekscesa originaleco

En januaro 2014 la zapatistoj de Ĉiapo* en Meksiko invitis plurajn centojn de internaciaj intelektuloj por celebri la dudekan datrevenon de sia leviĝo. Nenia demando restos sen respondo, promesis ili, se la gastoj antaŭe konsentas kunvivi la ĉiutagan vivon de la organizaĵo: ĝian rezistadon al la agresoj de la meksika armeo, ĝian batalon por la nutriĝo, ĝiajn provojn ne reprodukti la antaŭajn aŭtoritatajn strukturojn. Dum la ferma ceremonio juna virino el Usono levas la manon: “Ĉio, kion mi ĉi tie vidis, multe interesis min, sed mi ne eksciis ion pri jena punkto: kiu estas via pozicio pri la demando de la queer?” Sur la tribuno, la reprezentanto de la zapatistoj restas silenta* ...

*  Originale: Chiapas ĉiápas. -vl
*  Dankon al Hélène Roux kiu raportis tiun anekdoton el sia restado en Ĉiapo.

Ĉu Sudo tro malmulte zorganta pri la bataloj de certaj okcidentaj aktivuloj? Okazas ankaŭ ke riproĉoj svarmas en la kontraŭa direkto. En artikolo draŝanta la intereson de siaj latinamerikaj kolegoj pri la laboraĵoj de la brita marksisto David Harvey, la urugvaja intelektulo Eduardo Gudynas denuncas formon de “simpatia koloniismo”: la analizojn de la brito dediĉitajn al la geografio aŭ al la interpreto de La kapitalo de Karlo Markso donas nenian lokon al la ekvadora sumak kawsay aŭ al la bolivia suma qamañ ‒ konceptoj ĝenerale tradukataj per “bone vivi”.*

*  Eduardo Gudynas, “La necesidad de romper con un “colonialismo simpático””, 30-an de septembro 2015, www.rebelion.org

Ŝajnas do, ke la emancipiĝo ne estas pensata same ambaŭflanke de Atlantiko. La latinamerika socialismo estos “nek paŭsaĵo nek kopio” de sia eŭropa versio, avertis la marksisto José Carlos Mariátegui jam en 1928. De tiam, la aŭtoro kaj la ideo estis tiom ligitaj ke tajpi “Mariátegui” en la serĉilo Google tuj aperigas la vortojn “nek paŭsaĵo nek kopio” en la hispana.

La verko de tiu peruano tamen ne limiĝas al tiuj vortoj.* Aliaj, malpli citataj, kompletigas lian analizon: “Kvankam la socialismo naskiĝis en Eŭropo, same kiel la kapitalismo, ĝi ne estas (...) specife nek aparte eŭropa. Ĝi estas monda movado, kiun povas eviti neniu el la landoj kiuj moviĝas en la orbito de la okcidenta civilizacio. (...) En la batalo inter du sistemoj, inter du ideoj, ne venas en nia menso senti nin spektantoj nek inventi trian vojon. La ekscesa originaleco estas literatura kaj anarĥia zorgo.”*

*  Ĉe la Monda Asembleo Socia (MAS) aperos ĉi-jare la libro de José Carlos Mariátegui: Sep interpretaj eseoj pri la perua realo. -vl
*  Citita en Michael Löwy, Le Marxisme en Amérique latine. Anthologie, Maspero, 1980.

Renaud LAMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Neniam solvita dependeco de krudmaterialoj

“KIAM USONO ternas, Latinameriko malvarmumiĝas”, tiel oni diris antaŭe. La pestodoroj jam ne venas el la nordo: ili trairas Pacifikon. Sed la minaco restas. Jam en la 1950-aj jaroj la argentina ekonomikisto Raúl Prebisch analizis la danĝerojn de tiu dependeco de la eksaltoj de eksteraj ekonomioj ‒ de Britujo, de Usono, poste de Ĉinujo.

Ekde la kolonia periodo la internacia labordivido metis Latinamerikon en la rangon de produktisto de krudmaterialoj, kondamnita importi la fabrikitajn produktojn kiujn la nordaj ekonomioj vendas. Ene de eksaj kolonioj, kie la burĝaroj lernis reprodukti la konsummanierojn de la Nordo, ĉia altiĝo de la nacia produkto kondukas al pli rapida kresko de importoj ol de eksportoj, kaj al malekvilibro de la pagbilanco. Prebisch do rekomendis volisman politikon de anstataŭigo de importoj, por disvolvi la lokan industrion.

En Brazilo, la ŝokterapio de la prezidanto Fernando Henrique Cardoso (1995-2002) faris la malon: ne plu subteni aŭtonoman disvolvadon per loka produktado, sed, male, faciligi importojn supozatajn sproni la brazilan produktivon kaj konkurenckapablon. La komerca bilanco falis en la ruĝon? Ne gravas: oni ekvilibrigas la eksterajn kontojn per logado de internaciaj spekul-kapitaloj, speciale per altegaj interezkvotoj.

La prezo de la krudmaterialoj falis je 40 elcentoj ekde 2010; tiu de petrolo de 60 elcentoj inter junio 2014 kaj januaro 2015. La senindulga ĉen-reakcio ne lasis sin atendi: en 2015, la produktado de riĉaĵoj verŝajne stagnis en Ekvadoro kaj en Argentino, malkreskis je 3 elcentoj en Brazilo kaj je 10 elcentoj en Venezuelo.

La nuboj ne ĉesis amasiĝi super Brazilo. En zorgo pro la mezbonaj sanraportoj de la “sojlolandaj” ekonomioj, la investistoj revenigas sian disponeblan monon al la Nordo. Des pli ke la Federacia Rezervo, la usona centra banko, anoncis altigon de siaj interezkvotoj, sur kiuj ĝi bazigas siajn pagojn por la kapitaloj. La 14,25 elcentoj, kiujn Brazilo servas (de kiuj oni devas dekalkuli 7-elcentan inflacion), jam ne sufiĉas por garantii sufiĉan alfluon de devizoj. Laŭ la Instituto de Internaciaj Financoj, la sojlolandoj havos en 2015 la plej grandan foriron de kapitaloj ekde kiam la nocio “sojlolando” estis inventita en la 1980-aj jaroj (Financial Times, 2-an de oktobro 2015). Inter la plej tuŝataj landoj troviĝas Brazilo. Dum iuj antaŭ kelkaj jaroj festis la “malkupliĝon” de la Sudo disde la nordaj ekonomioj, la ekvilibro de la ekstera saldo de la sudamerika giganto baziĝas grandparte sur la prioritatoj de usonanino: s-ino Janet Yellen, prezidanto de la Federacia Rezervo.

KONSCIAJ pri la meĥanismo analizita de Prebisch, la progresemaj registaroj provis reekvilibrigi siajn ekonomiojn per stimulado de la industri-sektoro. Ili faris tion energie, tiom pli ke la plej multaj el iliaj gvidantoj alproprigis al si ideon disvolvitan de la komunista movado: en la subevoluintaj nacioj, la revolucio celas en unua tempo la aperigon de nacia burĝaro; nur post tiu unua “kontraŭimperiisma” etapo fariĝos ebla transiri al la socialisma revolucio.

Uzi parton de la mastraro kontraŭ la alia: la ideo povus ŝajni loga. Sed ĉu la kapitalisma modernigo vere servas al la kapitalo? La liberecana esploristo Rafael Uzcátegui, interesiĝanta pri la brazila revolucio, sed malamika al la bolivara revolucio, analizas ke alia formo de instrumentigo okazas: “La hipotezo, kiun ni formulas, estas ke la enpotenciĝo en Venezuelo de popolisma, ĥarisma prezidanto, kiu similas al caudillo, ebligas la adaptiĝon de la lando (...) al la ŝanĝoj, kiujn la tutmondiĝinta produktadprocezo faris necesaj.”*

*  Rafael Uzcátegui, Venezuela: révolution ou spectacle?, Spartacus, Parizo, 2011.

La argumentado de Uzcátegui montriĝas tiom pli dubinda, ke la klopodoj por sproni la industriojn por la momento fiaskis. Post suferi ŝtatrenverson organizitan ‒ interalie ‒ de la mastro de la venezuelaj mastroj en 2002, poste ĝeneralan lokaŭton en 2003, la tiama prezidanto Hugo Chávez kunvenigis pli ol 500 mastrojn, la 11-an de junio 2008, por proponi al ili nacian klopodon de “produktiva relanĉado”. Dum repaciga parolado li ripetis la vorton “alianco” pli ol tridek fojojn. Kvin jarojn poste, la aferoj apenaŭ progresis. Kaj lia posteulo Nicolas Maduro renovigis la iniciaton: “Ni lanĉas alvokon (...) por konstrui naciisman privatan sektoron”, deklaris lin al la gazetaro (Folha de S. Paulo, 7-an de aprilo 2013).

Iom pli sude, la tordiĝoj de la brazila prezidantino Dilma Rousseff por plaĉi al la industriistoj mirigas eĉ la tre liberalan Veja: “La prezidantino faris ĉion kion la entreprenistoj postulis, konstatas la ĉefartikolo de la magazino en numero, kies titolpaĝo elvokas “ŝokon de kapitalismo” (12-an de decembro 2012). Ĉu ili volis ke la interezkvotoj malaltiĝu? Ili malaltiĝis, al rekorda nivelo. Ĉu ili deziris ŝanĝkvotojn favorajn al eksporto? La dolaro superis la 2 realojn. Ĉu ili postulis malaltigon de la salajrokostoj? Tiuj estis reduktitaj en pluraj sektoroj.”

KAJ TAMEN, nek la industria produktado nek la privataj investoj altiĝis. S-ro Valter Pomar, membro de la Partio de Laboristoj (PT), ne estas vere surprizita. “La mastroj renkontas veran malfacilaĵon: ili estas kapitalistoj. De ilia flanko ne estus respondeca elekti alian vojon ol tiun, kiu plej altigas la profiton.” En Brazilo kiel aliloke, la financismigo de la ekonomio forviŝis la kontraŭecon inter industria kaj spekula kapitaloj. Veti sur financproduktoj (Brazilo) aŭ ludi per la ŝanĝkvotoj (Venezuelo) montriĝas multe pli profitiga ol investi en la produktadon ...

“Ekzistas mil manieroj kreskigi la postulon [mendon], konkludas la ĵurnalisto Breno Altman. Oni povas enkonduki minimuman salajron, socialajn programojn, disvolvi la publikajn servojn. Stimuli la proponon, male, montriĝas vera kaprompilo. Tiukampe la registaro dependas de la bona volo de la mastroj.” S-ro Pomar venas al la sama konkludo: “Aŭ la ŝtato prenas la aferojn en siajn manojn kaj akceptas la fortoprovon kun la burĝaro, aŭ ĝi provas konvinki ĝin ke ĝi bonvole ludu la ludon, sen esti certa ke ĝi akceptas.”

Renaud LAMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu perfido?

Renaud Lambert:?

“La logiko, laŭ kiu la liberkomerco profitigas al ĉiuj, estas mensogo, stultaĵo, kiu apartenas pli al religio ol al scienco.” En 2006, s-ro Rafael Correa, tiam kandidato por la prezidanteco de Ekvadoro, diris klare kaj senambigue: neniam li subskribos liberkomercan traktaton. Ok jarojn poste, la 12-an de decembro 2014, lia registaro parafas iun kun la Eŭropa Unio. Ĉu opiniŝanĝo? Sendube. Sed ĉu perfido?

En la vespero de la 31-a de decembro 2014, la traktato, kiu ebligis al Kito profiti la ĝeneralan sistemon de preferoj (ĜSP+) de la Eŭropa Unio, finiĝis. Tiu sistemo de redukto de doganaj tarifoj aplikiĝis al proksimume 6.500 produktoj, do 60 elcentoj de la valoro de la eksportoj de Ekvadoro al la Eŭropa Unio (de entute 2,5 miliardoj da eŭroj en 2013).

Inter tiuj produktoj, la banano, kiu signifas 30 elcentojn de la vendoj al Eŭropo. Nu, ĝi troviĝas ankaŭ en la eksportoj de Kolombio kaj Peruo. En 2012, tiuj du landoj subskribis kun Bruselo liberkomercan traktaton kiu ankoraŭ pli larĝanime ol la ĜSP+ malaltigas la doganajn barojn, al kiuj ili estas submetitaj. Jen katastrofo por Ekvadoro, kies banano-vendoj eksterlanden malkreskis je 25 elcentoj en 2013. Simpla antaŭgusto de tio kio devis sekvi, ĉar la liberkomerca traktato planas pli kaj pli redukti la doganaĵojn aplikatajn al la kolombiaj kaj peruaj bananoj ĝis 75 eŭroj por ĉiu tuno en 2020 (kontraŭ 114 eŭroj por Ekvadoro).

Inter siaj konvinkoj kaj la bananoj, la prezidanto Correa unue rifuzis elekti. Dum Bruselo proponis al li subskribi la saman tekston kiel Bogoto kaj Limo, li provis diskuti pri la teksto. Vane: la Eŭropa Unio montriĝis same malema diskuti kun li kiel kun la greka ĉefministro Aleksis Cipras. Oni povis akcepti aŭ rifuzi la traktaton. Ekskludita el la ĜSP+, Kito ne havis “alian elekton ol subskribi la traktaton pri liberkomerco”, klarigis iu el la eŭropaj respondeculoj al siaj ekvadoraj interparolantoj dum la intertraktadoj. “Aŭ elekti la izoliĝon” (El Diario, 8-an de novembro 2014). Oni sciis, ke malfacilas konstrui la socialismon “en unu sola lando”. Rezisti al liberkomerco en liberala oceano estintus same problemeca ... Ĉu konvinko aŭ bananoj? Do, la bananoj.

Renaud LAMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Energiuloj

La interŝanĝo de komplimento surprizis. La 17-an de decembro 2015, la rusa prezidanto Vladimir Putin montris preferon por unu el la kandidatoj de la usona respublikana praelekto, la novjorka miliardulo Donald Trump. Li kvalifikis lin “brila talentulo” kaj faris lin “la granda favorato de la prezidant-konkurso”. Anstataŭ rifuzi tian omaĝon, kiu tamen povas malutili al li en partio, kie la multnombraj novkonservativuloj demandas sin, ĉu ili abomenas pli Ruslandon aŭ Iranon, s-ro Trump reagis varmkore: S-ro Putin “vere gvidas sian landon, li estas energia gvidanto, kio distingas lin de multaj kiujn ni havas ĉe ni”. S-ro Trump ankaŭ promesis ke, se li fariĝus prezidanto de Usono, li “kompreniĝus kun li”. La simpatio inter tiuj du energiuloj komfortiĝas per sia komuna malestimo al la nuna blankdomulo: “Li [Putin] tute ne ŝatas Obama, ĝojas s-ro Trump, li ne respektas lin.

Ĝenerale la ŝtataj interesoj pli fortas ol la komunaj sentoj inter iliaj gvidantoj. Sed kiam la monda ekonomio elreliĝas, kiam la naftoprezoj falas, kiam la mortigaj atencoj multiĝas, tiam nek mirigas nek egalas, ke la valoroj de ordo, de aŭtoritato kaj la fortuloj, cinikaj kaj brutalaj, pli dominas la scenejon. Adeptoj de patriota kaj morala restaŭrado, nostalgiaj pri nacia romano, ili laŭtigas la voĉon, streĉas siajn muskolojn, lokas siajn trupojn.

Starigi ŝtalan muron laŭlonge de la landlimoj de sia lando kun Serbujo kaj Kroatujo politike profitigas la hungaran ĉefministron Viktor Orban, same kiel la anekso de Krimeo solidigis la potencon de s-ro Putin kaj la mortiga subpremado de la kurdoj komfortigis la turkan prezidanton Tayyip Erdogan. Kaj kiam s-ro Trump rekomendas la restarigon de la torturo en Usono aŭ lia respublikana konkuranto Ted Cruz postulas ke Usono anstataŭigu siajn “frapojn” kontraŭ la Organizaĵo de la Islama Ŝtato per “bombtapiŝo” sur la zonojn (kaj la civilulojn) super kiuj ĝi regas, la unua same kiel la dua gajnas popularecon en sia tendaro. La malestimo al la intelektuloj kaj universitatanoj, al ties “politike ĝusta”, servus al ili eĉ kiel kroma argumento. Eble ankaŭ ĉar tia fenomeno estis rimarkita de la francaj gvidantoj, tiuj pli volonte metas en siajn paroladojn “firmajn respondojn” kaj “postulojn je aŭtoritato”, grandigas la prerogativojn de la polico malfavore al tiuj de la justico kaj akceptas kun evidenta flegmo dekojn da senkapigoj de oponantoj en Saud-Arabujo.

La promesoj de paco kaj prospero de la kapitalisma moderneco jam ŝanceliĝis antaŭ la financa fiasko de 2008. Nun temas pri ĝia kulturo, ĝia spirito, pri ĝiaj gvidantoj kun piafekta kaj trompa ĝentileco. La “feliĉa tutmondigo” nomis sin racia, kvieta, flua, tutmonda, konektita. Ĝia fiasko malfermas la vojon al la “koleruloj” kaj al la militestroj.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nova situacio en Latinameriko ‒ Sep instruoj por la maldekstro

Por la maldekstro, la batalo ne ĉesas post la venko en la urnoj. La alpreno de funkcioj malfermas novajn batalojn, des li akrajn ju pli la projekto estas ambicia. Ĉar la konservativaj fortoj ne malarmas, ili uzas sian povon por rezisti, konspiri kaj korupti. La latinamerikaj progresemuloj ja sciis tion, kiam ili lanĉis la sturmon kontraŭ la bastionoj de la novliberala ŝtato en la 2000-aj jaroj. Post ondo da grandegaj sukcesoj, ili estas nun alfrontitaj al doloraj malvenkoj, pri kiuj ili parte kulpas mem ([Gregory Wilpert: “Ŝtorm-anonco en Venezuelo”]->art ). Ĉu tiuj malsukcesoj povas neniigi la sociajn atingojn en landoj kiuj profunde ŝanĝiĝis ([Angeline Montoya: Transseksismo, Argentino ĉe la pinto]->art ), aŭ anestezi la konsciojn vekitajn al politiko ([Yoletty Bracho kaj Julien Rebotier: “La bolivara revolucio ĉe sia bazo”]->art )? Certe ne. Sed ĉu la maldekstro povas prepari venontajn venkojn sen provi kompreni la malfacilaĵojn, kiuj hodiaŭ premas ĝin ([Renaud Lambert: Salvo de malvenkoj por la maldekstro ‒ Kial Latinameriko paneas?]-> )?

LA REVOLUCIOJ similas malpli al senfinaj liftoj ol al ondoj kiuj ruliĝas sur la plaĝon. Ili leviĝas, avancas, ŝajnas halti en sia moviĝo, poste refalas, antaŭ ol denove leviĝi. La etapoj de tiu konstanta moviĝo dependas de la forto de la popolaj mobiliziĝoj, kiuj determinas la estontecon de nia kontinento. Nu, la progresemaj fortoj troviĝas alfrontitaj al diversaj malfacilaĵoj, kiujn ili devas superi. Mi identigas ĉi tie sep.

La unua koncernas la demokration, kiun nia politika familio longtempe konsideris malkomfortan ponton inter la aktuala socio kaj la socialismo. La latinamerika maldekstro pruvis, ke tia vido estas erara: la demokratio ne nur donas al ni metodon, sed ankaŭ la kadron nepran por la socia transformado. La regionaj revoluciaj procezoj de la lastaj jaroj impetis per la fortiĝo de la kapabloj de aŭtonoma organiziĝo de la socio, per la subteno de ĝia partopreno kaj de ĝia engaĝiĝo en la kolektivaj aferoj. Tio ne estas hazardo.

Tiu koncepto de demokratio kiel la spaco mem de la revolucio tamen implicas ke oni reinventu ĝin. Oni ne kontentiĝo per fosilia koncepto veninta el la nordaj landoj. Ne: la demokratio, kiun ni reinventas en Latinameriko volas esti pleba, demokratio de la strato. Fine, la vera socialismo karakteriziĝas per la absoluta radikaligo de la demokratio: sen la laborlokoj, en la registaro kaj en la parlamento, en la ĉiutaga vivo. Sen tia procezo, ĉia batalo celanta ŝanĝi la mondon, ĉu ĝi pasas tra la urnoj aŭ tra la armiloj, oscilos inter reformismo kaj oportunismo.

Alia demando, same malnova kiel la maldekstro: ĉu ni devas preni la potencon aŭ konstrui novan, malproksiman de la unua? Ni, de la malnova skolo, ĉiam opiniis, ke nia celo estas la enpotenciĝo, kelkfoje forgesante, ke ĉia ŝtato, kiom ajn demokratia, estiĝas kiel monopolo de la komuneco, de la universaleco. Nu, alpreni tiun monopolon tian kia ĝi estiĝis, signifas anstataŭigi unu burokratismon per alia.

Ĉu do necesas rezigni pri enpotenciĝo? Iuj defendis tiun ideon. Ili enfermiĝis en etaj komunumoj, kaj volis konstrui la socialismon etskale; ili dediĉis sin al la batalo kontraŭ la malbona manĝo; ili naskis cirkvitojn de nekomercaj interŝanĝoj, bazitaj sur interŝanĝo de havaĵoj, ktp. Sed ili forgesis unu aferon: per tio, ke oni tenas sin for de la potenco, tiu ankoraŭ ne malaperas. Ĝi daŭre ekzistas, monopoligita de la ĉiamaj oligarĥaroj. La problemo, sur teoria nivelo, venas el la fakto, ke la ŝtato ekzistas ne nur materie. Ĝia ekzisto kompreneble konkretiĝas ĉirkaŭ serio da institucioj, da normoj, da proceduroj. Sed ĝi ankaŭ strukturas la interhomajn rilatojn. Ĝi aranĝas la manieron en kiu ni ĉiuj kolektive perceptas ĉion kio interligas nin: la vojojn, la edukadon, la komercon, la sanon, tute same kiel la logikajn kaj moralajn rezonadojn. Se la ŝtato tiel produktas la preskribojn, laŭ kiuj ni kondukas niajn vivojn sentante nin membroj de historia komunumo kvankam ni loĝas centojn da kilometrojn unu de la alia, kompreneble ni devas alpreni ĝin! Kiel la revolucia maldekstro povus rezigni pri tia instrumento? Tio tamen ne signifas ke ĝi povu kontentiĝi per alpreno de la potenco. Ĝi devas transformi ĝin kaj demokratiigi la decidojn. Sen tio la maldekstro naskos novan eliton, kiu reproduktos la kondutojn de la malnova.

Tria demando: tiu de la konkero de la hegemonio ‒ komprenata kiel intelekta, morala, etika, logika kaj organiza gvidado ‒ de aparta socia bloko super la cetera socio? Ĉia transformo de la fortrilatoj ene de la ŝtato postulas antaŭan modifadon de la parametroj de logika percepto de la socio; laŭ kiu ĉiu ordigas la mondon, ankaŭ sur morala nivelo.

Antaŭ 2000, ĉio iris plej bone en la plej bona mondo. La privatigo de la naturresursoj senmanke certigos la bonan vivon de ĉiuj, tiel oni promesis. Tiu konvinko ordigis la ĉiutagan vivon; ĝi difinis ĉies horizonton de liaj ambicioj.

Iom post iom tiu intelekta konstruaĵo fariĝis netolerebla. Ĝi ne estis plu kredinda, ĉar ĝi ne kongruis kun la mondo tia, kia la homoj perceptis ĝin. Ĉiuj ĉi ide-fortoj, kiuj organizis la ĉiutagan vivon, estis dubigitaj. Tiu ĉi momento de simbola rompo, en kiu la komuna senco modifiĝas, faris la homojn akceptemaj pri novaj projektoj. Tiam aperis Hugo Chávez (Venezuelo), s-roj Rafael Correa (Ekvadoro), Luiz Inácio da Silva (Brazilo) kaj Evo Morales (Bolivio). Ili ne falis el la ĉielo, sed aperis kune kun la ŝanceliĝo. Tamen, transformi la kulturajn parametrojn ne sufiĉas: pli aŭ malpli frue tiu procezo devas konduki al fortoprovo, al venko kontraŭ la kontraŭulo por ebligi la novan hegemonion elradii kaj solidiĝi.

KIE NI TROVIĜAS hodiaŭ? Dum la lastaj jaroj, intensa kolektiva debato transformis tutaĵon de revoluciaj ideoj en konkretan forton. Sed ni nun eniris en fazon de ekstreme danĝera stagnado. Ni devas relanĉi la militon de la ideoj; ni ne povas permesi al ni perdi la flagon de espero. Revolucio, tio estas moviĝanta espero. Ni atingis multon. Sed tio ne sufiĉas. La batalo por la hegemonio refariĝis decida.

En multaj landoj de Latinameriko, ni, kiuj politike aktivis en la universitatoj, en la sindikatoj, en la asocioj, ni devis dediĉi nin al mastrumado de la registaroj. Tio estis nepra, sed tio kondukis nin al forlaso de nia ariergardo. Ni devas ree engaĝiĝi nin tie. Ni devas memori, ke sindikata gvidanto ĉekape de sia sindikata konfederacio same valoras kiel ministro. Ni ne forlasu la socialan fronton. Ni faris tiun eraron en Bolivio. Nu, ĝuste tie la dekstro provas reorganizi sin.

Alia malfacilaĵo: kiam ni estas en la opozicio, la esenca afero estas produkti ideojn kiuj generas esperon kaj enkarnigi ilin. Ekde kiam ni estas en la potenco, ĉio ĉi restas necesa, sed oni devas ankaŭ montri sin kapabla mastrumi la ekonomion. La respondo de la latinamerikaj revoluciuloj al tiu defio determinos ilian sorton.

La heroaj cikloj de la mobiliziĝo ne estas eternaj. Ili havas periodojn de malakceliĝo kiuj povas daŭri semajnojn, monatojn, jarojn. Tio estas la momento por zorgi pri la ĉiutaga vivo, pri konkretaj rezultoj; la momento, en kiu la homoj turnas sin al la politikaj gvidantoj por diri al ili: “Mi multe batalis. Mi oferis min. Sed ankaŭ mi ŝatus rikolti la fruktojn de tiu ĉi revolucio. Kie estas mia trinkakvo, mia lernejo, mia malsanulejo?” En tiu ĉi preciza momento ni devas povi montri la alian vizaĝon de la revoluciulo: tiun de la bona mastrumanto. Ni devos montri nin je la alteco de tiu postulo dum la transira etapo, kiu komenciĝas.

Kvina faktoro perturbas niajn revoluciajn procezojn: la kontraŭeco inter la ekonomia kaj socia bonstato kaj la konservado de la patrino Tero. Mallonge, la fama debato pri la “minerala ekspluatismo”, laŭmoda en Latinameriko. Ekvadoro, Venezuelo kaj Bolivio suferas tiurilate je peza heredaĵo. En la kazo de Bolivio, ĉio devenas el la jaro 1570, kiam la vicreĝo Francisco de Toledo dekretis la devigan laboron en la Cerro Rico, la montaro kiu tronas super la urbo Potosi. Li transformis tiam Bolivion en produktanton de krudmaterialoj destinitaj por la metropolo. Jam de kvarcent kvindek jaroj la internacia labordivido trudis ĝuste tiun rolon al la lando same kiel al la cetera Latinameriko. Sed niaj socioj karakteriziĝas ankaŭ per rekordaj kvotoj de malriĉeco kaj de malegaleco; kaj per la materiaj bezonoj de niaj loĝantaroj, kiuj estis forlasitaj al sia sorto.

DO, KION FARI? Ni povus zorgi nur por kontentigi niajn materiajn bezonojn, sen pensi pri la medio nek pri la kulturo. Tiam ni havus bonajn rezultojn, sed ni perfidus la indiĝenan heredaĵon, kiu nutras nian vidon al la estonteco. Ni ankaŭ ne povas nur protekti la arbojn kaj lasi nian loĝantaron en la mizero ‒ ĉar la vivkondiĉoj de la indiĝenaj popoloj estas neniel idiliaj: temas pri kolonia ekstrema malriĉeco konstruita dum la lastaj kvincent jaroj. Tamen ĝuste al tio instigas nin tio, kion mi nomas kolonia ekologiismo: “Karaj latinamerikanoj, ĉesu revi pri progreso”, diras ĝi al ni; “se vi deziras fari ion por la homaro, oferu vin al protekto de la arboj. Ni, en la Nordo, ni zorgos por detrui ilin per produktado kaj per ellasado de karbona gaso tra la mondo.” Mallonge, ke la Sudaj landoj financu la median plusvaloron per interrompado de sia disvolviĝo kaj per rezigno je sia estonteco.

Iuj el niaj kamaradoj de la Altiplano loĝas en ŝtondomoj; ili devas piediri kvin horojn por atingi la plej proksiman lernejon; ili dormas la tutan tagon, ĉar ili ne havas sufiĉe por manĝi. Oni klarigu al mi: kian ekonomion de konoj oni konstruas en tiaj kondiĉoj? Ĉu eliri el la “minerala ekspluatismo”? Jes, sen ajna dubo. Sed ne per reveno al la ŝtonepoko. La transiro implicas ke ni uzu niajn naturresursojn por krei la kondiĉojn ‒ kulturajn, politikajn kaj materiajn ‒ kiuj ebligas al la loĝantaro transiri al alia ekonomia modelo.

Sesa malfacilaĵo: tian logikon ne rimarkas tiu maldekstro, kiu kritikas la latinamerikajn progresemajn registarojn riproĉante al ili ke ili ne konstruis la komunismon en kelkaj semajnoj. Dum ĝi zorgas pri sia matena fitness, aŭ dum seminarioj larĝanime financataj de eksterlande, ĝi primokas nian malkapablon mortbati la mondmerkaton aŭ instali de unu tago al alia (kaj per dekreto!) la “bonan vivadon”. Tiuj salon-radikaluloj ludas la utilajn idiotojn de la novliberalismo per sia eĥo de ties kanzoneto pri la neevitebla fiasko de la revolucioj. Ili ne proponas konkretajn disponojn, formulas nenian proponon radikantan en la sociaj movadoj aŭ kapablan progresigi la revoluciajn fortojn. Kiel mezkvalitaj korifeoj de la nova imperia ofensivo, ili metas sian pseŭdo-radikalecon en la servon de dominantoj, kies sola celo estas vidi nian fiaskon.

Lasta defio: la ŝtato. Mondskale la novliberalismo havis du grandajn fazojn. La unua komenciĝis en la 1980-aj jaroj, kun la enpotenciĝo de Ronald Reagan en Usono kaj de Margaret Thatcher en Britujo. Ĝi etendiĝis ĝis proksimume 2005. En tiu periodo la novliberalismo uzis la ŝtaton por privatigi la publikajn riĉaĵojn kaj doni al si ideologian legitimecon.

Ni troviĝas nun en dua fazo. La naciaj ŝtatoj perdis sian utilon en la ideoj de la novliberaluloj, kiuj klopodas por malmunti ilin. Unue per subteno al formado kaj mobilizado de politikaj opozicioj, kaj per kreado de zonoj, en kiuj la ŝtatoj ne estas plu suverenaj (aŭtonomaj regionoj, okupataj teritorioj, ktp). Poste per tio, ke ili malfortigas ilian buĝetan kaj monan suverenecon, ekzemple tra la meĥanismo de la ŝuldo, kiel observeblas en Grekujo. La defendo de la ŝtato ‒ metita en la servon de nova socia bloko ‒ devas do fariĝi unu el la prioritatoj de la maldekstro.

Alvaro GARCÍA LINERA.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La bolivara revolucio ĉe sia bazo

Ĉe la ŝtata ĉavismo, malvenko en la urnoj, ekzistas alia, enradikiĝinta en la popolaj klasoj. Ĉu sufiĉas perdita elekto por ke ĝi malaperu?

DUM LA dek ses jaroj post la enpotenciĝo de Hugo Chávez, en 1999, la bolivara revolucio kreis la kondiĉojn de sia propra elproviĝo, ĉe la malsupro, per la pligravigo de la “popola potenco”. Tiun mobiliziĝon la ĉavisma ŝtato ne inventas. Ĝi agnoskas al ĝi lokon kiu fariĝas pli kaj pli signifa. Sur la antaŭo de la scenejo aperas novaj civitanoj: ili havas ne helan haŭton, kiel Chávez; ili estas malriĉaj kaj loĝas en siaj popolaj kvartaloj. Kvankam la ĉavismo ne sukcesis fari la strukturajn transformojn necesajn por profitanta ŝtato, (vidu “Neniam solvita dependeco de krudmaterialoj”) ĝia historia postlasaĵo povus esti ke ĝi levis tiun parton de la loĝantaro en la rangon de centra kategorio de la politika vivo.

La ĉavisma ŝtato ne reformis la ekzistantajn instituciojn: ĝi produktis novajn, paralelajn, kiuj prenas serioze la idealon de partopreniga demokratio. La lokaj konsilantaroj de publika planado, starigitaj en 2002, ekzemple konkurencas kun la urbestraroj por difini la uzadon de la grundo sur la nivelo de la kvartaloj. En 2006 aperis la komunumaj konsilantaroj* kiuj kunordigas la diversajn strukturojn de popola partopreno (misioj, kulturaj komitatoj, ktp) kaj starigas projektojn de loka mastrumado por kiuj ili rekte ricevas rimedojn de la centra ŝtato: jen ekzemplo de la volisma politiko de la ĉavismo en la certigo de popola potenco. Tiuj konsilantaroj metas la bazojn de la “komunumoj”, tiuj aglomeraĵoj de komunumaj konsilantaroj aperintaj en 2009, poste de la “komunuma ŝtato”, konceptita kiel fina anstataŭigo de la malnovaj institucioj per la novaj.

*  Vd Renaud Lambert, “La popola partopreno ŝancelas la venezuelan “malnovan ŝtaton”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2006.

Apriore malfacilas imagi la kunekzistadon de tiu civitana mobiliziĝo kaj de la ĉavisma ŝtato sen supozi subordiĝo de la unua. Fakte multegas la streĉiĝoj, teorie same kiel praktike. Sed la bolivara eksperimento karakteriziĝas per senprecedencaj interagadoj inter, unuflanke ŝato kiu ludas historie determinantan rolon en la organizado de la socio kaj, aliflanke la ĵus agnoskitaj popolaj movadoj (eĉ kiam ili devenas el malnovaj), kiuj ne tiom rapide rezignas pri sia aŭtonomeco ol oni kelkfoje diras. Tiel evoluas politika praktiko malsama ol tiu de la tradicia potenco.

Tri jarojn post sia enpotenciĝo, Chávez suferis provon de ŝtatrenverso organizita de la opozicio, la mastraro kaj la privataj komunikiloj.* Kaj lia reago? Li faris profundan renovigon de la administraj oficistoj: kun prioritato por la aktiva membreco, la fidelo al la ĉavisma projekto. La revolucio krome apogas sin sur la sociaj movadoj. Aliancanoj kiuj ne estas ĉiam komfortaj ...

*  Vd [Maurice Lemoine: “Hugo Chávez savita de la popolo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, majo 2002]->art .

En la “pionira kampadejo” de la Movimiento de Pobladores (“Movado de la loĝantoj”), la sabatoj ne estas tagoj de promenado. Por respondi al la problemo de urba loĝado, la Movado subtenas memmastrumadon kaj memkonstruadon. La tago komenciĝas tre frue. Ekde la 7-a matene, geviroj (precipe virinoj!) de ĉiuj aĝoj preparas konstrumaterialojn, stokigas blokbrikojn kaj muntas murojn, aŭ preparas manĝojn. La manĝopaŭzo estas rapide for, ĉar ĉe tagfino venas la momento de la semajna asembleo. Oni tie akceptas “staĝulojn” kiuj venas el aliaj kampadejoj malpli evoluintaj por spertiĝi. Oni tie diskutas pri reguloj kiuj reguligas la komunan vivadon dum la monatoj (kelkfoje jaroj) de malfacila laboro. Oni debatas ankaŭ, fine, pri la maniero en kiu la kampadejo povas agi kun la opcioj de produktiva disvolvado subtenata de la ŝtato, por ke la campamento estu, pli ol loĝloko, spaco de homa kaj politika ekfloriĝo.

Inter ĉavisma ŝtato kaj popolaj movadoj ‒ malsimetria rilato

LA MOVIMIENTO de pobladores trudiĝis per kontraŭflua demando: ricevi publikajn rimedojn por konstrui popolajn loĝejojn. Tiu demando implicas leĝdonadon pri la statuso de la teroj, la aliro al ekonomiaj rimedoj kaj al necesaj materialoj, kaj ankaŭ daŭremajn aliancojn inter socia movado kaj politikaj gvidantoj, por certigi la daŭrigeblon de la projekto. La defio estas tiom pli granda, ke interne de la ĉavisma konstelacio mem aliaj movadoj instigas al konstruado de loĝejoj subvenciataj de la ŝtato kaj realigataj de grandaj privataj entreprenoj, venezuelaj kaj eksterlandaj.

La streĉiteco inter aŭtonomeco kaj dependeco estas do enskribita en la venezuela demokratio partopreniga kaj “protagonisma” (kiu ebligas ne nur partopreni en ĝi, sed ankaŭ fariĝi en ĝi aganto). Oni erarus kredi ke la ĉavisma ŝtato regas la popolajn movadojn: la dependeco estas reciproka, subtila, ĉiam ŝanĝiĝanta. Ofte malsimetria, sed ĉiam ĉeestanta.

La kulturo, la komunikado kaj la loĝado troviĝas inter tiuj sektoroj, en kiujn la popola potenco pleje enpenetris; aliflanke, la armeo kaj la hidrokarbonaĵoj troviĝas grandparte ekster ĝia influo. En certaj kondiĉoj, kaj sen konsiderei la formojn, kiuj ĝi povas uzi, tiu potenco povas konduki la politikan klason raporti kaj ebligi limigon de korupto. Ĝi estas nun bone enradikiĝinta en Venezuelo, sendepende de la koloro de la reganta partio.

Larĝe plimulta en la Nacia Asembleo post la decembraj elektoj, la dekstro jam skizas la konturojn de sia leĝdona programo: modifi la leĝon pri tero (por redoni ne uzatajn grundojn prenitajn de la ŝtato), nuligi la leĝon pri semoj (kiu ĝis nun baris la vojon por Monsanto) kaj malmunti la laborleĝon, unu el la lastaj adoptitaj dum la vivo de Chávez.

S-ro Henrique Capriles, malsukcesa kandidato ĉe la prezidant-elektoj de 2012 kaj 2013, ludis pli bone ol la puĉisma dekstro per la pezo de la “baza ĉavismo”, kiam li pretendis esti la voĉo de la “plej humila popolo” (Correo del Caroní, 4-an de oktobro 2014). Tre lerte li evitis paroli pri la punkto 162 de la koalicia programo,* kiu ĝuste celis revizii ĉiujn leĝojn adoptitajn de la ĉavistoj por “reinstali la demokratian naturon de la respubliko”. Restas por scii, kia spaco estas rezervita por la popolo en tiu demokratio. Aŭ pli ĝuste, kian spacon la ĉavista popolo pretas cedi al la opozicio.

*  “Lineamientos para el programa de unidad nacional (2013-2019)”, Mesa de la Unidad Democrática, Karakaso, 23-an de januaro 2012.

Yoletty BRACHO kaj Julien REBOTIER.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ŝtorm-anonco en Venezuelo

Post dek naŭ venkoj el la dudek balotoj organizitaj ekde la elekto de Hugo Chávez, en 1998, la termino “malvenko” preskaŭ malaperis el la vortaro de la venezuela maldekstro. Ĉu ĝia malvenko kontraŭ la dekstro en la parlament-elektoj de decembro 2015 forprenas al ĝi la regadon de la lando?

LA REZULTOJ de la parlament-elektoj de la lasta 6-a de decembro en Venezuelo estas detruaj por la prezidanto Nicolás Maduro kaj la bolivara revolucio. La opozicio ricevis 67 elcentojn de la seĝoj en la Nacia Asembleo, do 112 el 167. Tiu dutriona plimulto certigas potencojn de ne okazinta amplekso post la unua elekto al la prezidanteco de Hugo Chávez, la 6-an de decembro 1998.

Seke batita, la Unuiĝinta Socialista Partio de Venezuelo (PSUV) kaj ĝiaj aliancanoj tamen sukcesis akiri 41,6 elcentojn de la voĉoj, do 5,6 milionojn da elektintoj, dum la dekstra koalicio, la Platformo de Demokratia Unueco (Mesa de la Unidad Democrática, MUD) akiris 54,4 elcentojn, do 7,5 milionojn. Kompare kun la prezidantelekto de 2013 la opozicio gajnis 400.000 voĉojn, tie, kie la ĉavistoj perdis 2 milionojn. Ke la dekstro triumfis, estas do malpli la rezulto de ĝia altiro-povo ol de la tediĝo de granda parto de la bolivara elektantaro, kiu preferis iri fiŝkapti ol iri al la urnoj.*

*  Kvankam la partopreno (74,25 elcentoj) estis pli forta ol dum la antaŭaj parlament-elektoj en 2010 (66,45 elcentoj).

Multaj venezuelanoj koncedas: ilia sindeteno punas antaŭ ĉio teruran ekonomian krizon, markitan de preskaŭ 200-elcenta inflacio, de konstantaj malabundoj kaj plurhoraj atendovicoj por akiri plej necesajn produktojn ‒ almenaŭ tiujn, kies prezo estas regata de la registaro.*

*  Vd “Le Venezuela se noie dans son pétrole”, Le Monde diplomatique, novembro 2013.

Neniam dum la lastaj dek sep jaroj ‒ kun la escepto de la mallonga periodo de la fiaskinta ŝtatrenverso de 2002 ‒ la opozicio tiom proksimiĝis al sia celo renversi la bolivaran revolucion. Por atingi tion komplete, ĝi nun metas la manon sur ĉiuj leviloj de la administracio. Venezuelo malsamas ol la plej multaj parlamentaj demokratioj per sia ŝtato disbranĉita en kvin branĉojn: krom la leĝdona, plenuma kaj justica potenco ĝi disponas pri instanco taskita kontroli la elektojn kaj pri “civitana potenco”, kiu inkludas la funkciojn, kiuj en Francujo estas konataj sub la nomo de ĝenerala kontrolisto de financoj, de ĝenerala prokuroro kaj de peranto de la respubliko. Escepte de la membroj de la plenuma potenco [ĉefe la registaro, -vl], la respondeculoj de tiuj diversaj branĉoj de la potenco estas elektataj de la Nacia Asembleo. Tio signifas, ke la aktualaj okupantoj de tiuj postenoj apartenas ankoraŭ al la malnova ĉavista plimulto.

La venezuela konstitucio ne donas senlimajn prerogativojn al la deputitoj, eĉ se ili havas du trionojn de la seĝoj: la registaron numumas la prezidanto. Por ekregi la landon, la aktuala plimulto devas do elekti inter tri eblecoj. La plej radikala estus la okazigo de konstituciiga asembleo por reskribi la konstitucion de 1999, kaj la nova teksto estus poste submetenda al referendumo. La dua, apenaŭ malpli drasta, konsistus en okazigo de konstitucia reformo por modifi la bazan leĝon en kelkaj gravaj punktoj, por faciligi la potenco-prenon de la nacia asembleo super la aliaj branĉoj de la ŝtato ‒ kondiĉe, ankaŭ tie, ke tio akirus la aprobon de la popolo. Fine, la delegitoj de la MUD povas provi eksigi la ĉefajn gvidantojn de la rivalaj institucioj: la prezidanton, kompreneble, sed ankaŭ la membrojn de la Supera Kortumo, de la publika ministrejo, de la Nacia Konsilantaroj pri Elektoj (NKE), ktp.

Ĉiu el tiuj eblecoj estas alte riska por la novaj fortuloj de la Asembleo. Unue, sufiĉus ke unu sola deputito de la opozicio demisias aŭ transiras al la malamiko por ke la dekstro perdu sian dutrionan plimulton kaj vidu siajn klopodojn vanigitaj. Tian eventualecon oni povas tiom malpli ekskludi, ke la MUD, koalicio malhomogena, konsistas el dek du partioj, el kiuj iuj montras reciproke ĉiam pli akran malamon. Certiĝi pri senmanka disciplino de ĝiaj deputitoj ne facilos. Konsidere la longan historion de traktadoj kaj ŝanĝoj de aliancoj en la nacia asembleo, inkluzive inter por- kaj kontraŭ-registaraj grupoj, ja penseblas ke la PSUV sukcesos difekti la superplimulton de la MUD.

Kial modifi sistemon kiu malfortigas la prezidanton?

El la tri opcioj, kiujn donas la konstitucio de 1999 (kontraŭ kiu granda parto de la opozicio siatempe protestis!), la plej simpla por la dekstro estus provi faligi unu post la alia la kapojn de la ŝtato, unue tiujn de la membroj de la Supera Kortumo, ĉar ili havas la povon validi aŭ ne la eksigajn procedurojn. Tamen necesus, ke la ĝenerala prokuroro akceptu akuzon kontraŭ la plej alta jurisdikcio de la lando. Nu, la prokuroro estas adepto de s-ro Maduro ...

Restas kvara ebleco, por kiu eĉ ne necesas la nacia asembleo: lanĉi revokan referendumon kontraŭ la prezidanto. Ĉar la ekonomia krizo malaltigis lian kvoton de populareco, multaj el liaj kontraŭuloj pensas, ke tio estas la plej bona metodo por forigi lin antaŭ la fino de lia mandato, en januaro 2019. Sed ankaŭ tiu ebleco ne estus facila: necesus kunigi la subtenon de 20 elcentoj de la enskribitaj elektantoj por malfermi la referenduman procezon. La lastan fojon, kiam la opozicio provis uzi tiun vojon, kontraŭ la prezidanto Chávez en 2004, ĝi devis dum monatoj batali por kolekti la du milionojn kaj duono da necesaj subskriboj. De tiam, la elektantaro ankoraŭ konsiderinde pli grandiĝis; ne nur pro demografiaj kaŭzoj, sed ankaŭ ĉar la CNE registris vastan parton de la loĝantaro, kiu ĝis tiam ankoraŭ ne voĉdonis. La nombro da necesaj subskriboj por lanĉi referendumon atingas nun kvar milionojn. Eĉ kontraŭ prezidanto malpopulara, mobilizi sufiĉe da libervoluloj por kolekti la subskribojn montriĝos peniga tasko.

La opozicio (nuntempe plimulta en la asembleo) tamen ne estas sen armiloj. Ĝi povas tuj komenci senvalidigi plurajn progresecajn leĝojn de la Chávez-erao, kion iuj ĝiaj proparolantoj jam anoncis. Inter la prioritataj celoj troviĝas certe la kampara reformo de 2001, kiu impostas ne uzatajn terojn kaj malebligas ke unu sola persono posedas surfacon pli grandan ol 5.000 hektaroj;* la leĝo pri laboro de 2013, kiu malpermesas ekzemple amasajn maldungojn kaj reduktas la laborsemajnon de kvardek kvar horoj al kvardek horoj; la leĝo pri respondeco de la komunikiloj de 2004, kiu enkondukas kontrolon de la enhavo kaj favoras la disvolvadon de la triasektoraj komunukiloj nomataj “komunumaj”;* kaj la leĝo de enkadrigo de prezoj. Sekvus kelkaj multflankaj interkonsentoj ‒ ekzemple la programo de petrola helpo al Karibio, PetroCaribe* ‒, la venezuelan financadon de la internacia televido TeleSur, la publikaj sumoj pagataj al la socialaj programoj kaj al la grandaj ŝtataj entreprenoj, ekzemple la telefonkompanio, kiun la dekstrularo revas reprivatigi. Tamen antaŭ ĉio la opozicio volas adoptigi amnestion favore al tiuj, kiujn ĝi kvalifikas kiel “politikajn malliberulojn”, kondamnitajn pro korupto aŭ pro incito al perforto, kiel s-ro Leopoldo López.*

*  Vd Maurice Lemoine: “Promesitaj teroj de Venezuelo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, oktobro 2003.
*  Vd Renaud Lambert, “En Latinameriko registaroj alfrontas la gazetarajn mastrojn”, Le Monde diplomatique en Esperanto, decembro 2012.
*  La interkonsento ebligas al diversaj landoj de Karibio aĉeti favorpreze de Venezuelo krudan nafton.
*  Vd Franck Gaudichaud, “De Santiago à Caracas, la main noire de Washington”, Le Monde diplomatique, junio 2015.

En la intereso de la lando estus plej urĝe ripari la sistemon de kontrolado de la ŝanĝkvotoj, kies misoj ebligis al la aferistoj fari veran ekonomian militon kontraŭ la registaro de Maduro. Sed la dekstro ne ŝajnas senti urĝon por okupiĝi pri tiu temo. Kial modifi sistemon, kiu havas la avantaĝon ke ĝi ĉiam pli malfortigas la prezidanton? Cetere, tuŝi la ŝanĝkvoton kaj devaluti entenas la riskon ke ĝi rapide iom pligravigas la malfacilaĵojn de la loĝantaro; scenaro, pri kiu la opozicio neniel ŝatus porti la respondecon.*

*  Vd Ladan Cher, “Le Venezuela miné par la spéculation”, Le Monde diplomatique, marto 2015.
La disidentaj eksministroj aŭdigas sin

Estas eksterdube, ke Venezuelo staras antaŭ tempo de grandaj konfliktoj. La dektro rekonkeris pilieron de la potenco, per kiu ĝi klopodos por detrui la kiom eble plej grandan nombron da atingoj el la Chávez-tempo. Sed ĝia agospaco restas limigita, ĉefe fronte al bolivara movado, kiu neniom perdis da sia potenco, ene de la ŝtato same kiel en la loĝantaro (vidu Yoletty Bracho kaj Julien Rebotier: La bolivara revolucio ĉe sia bazo.) La fortoj de rezistado al restaŭrado de la novliberalismo estas tiom pli viglaj, ke la fortoj de la ĉavismo troviĝas aktuale en procezo de plena renoviĝo kaj de reorganiziĝo post sia frapa elekto-fiasko.

Ekde la anonco de la rezultoj, s-ro Maduro kaj la sociaj movadoj el kiuj konsistas la ĉavisma galaksio, organizas serion da renkontiĝoj kun la celo “prepari la renaskiĝon de la bolivara revolucio, de malsupre ĝis la supro”, laŭ la vortoj de la prezidanto (decembro 2015). Ankaŭ la disidentoj aŭdigas sin, nome la eksministroj Hector Navarro (supera instruado), Jorge Giordani (planado) kaj Miguel Rodríguez Torres (internaj aferoj); ili formulas samtempe kritikojn kaj konstruemajn proponojn por amendi la registaran politikon. Strataj asembleoj ankaŭ organiziĝas, en kiuj ĉiuj ĉavistoj prezentas sian analizon de la kaŭzoj de la malvenko. Fine, la registaro kunvokis al semajno de kunveno de ĉiuj reprezentantoj de la komunumaj konsilantaroj kaj de la komunumoj. (vidu Yoletty Bracho kaj Julien Rebotier: La bolivara revolucio ĉe sia bazo.) La efiko de tia aktiveco dependos de la maniero laŭ kiu la registaro realigos la proponojn formulitajn de la sociaj movadoj, speciale en la ekonomia sfero ...

Gregory WILPERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kia malfermo post la forigo de la sankcioj?

La irananinoj ne cedas

La respekto fare de Irano de la interkonsento pri nedisvastigo de nukleaj armiloj iom-post-iome kondukas al la forigo de la internaciaj sankcioj. La malfermo de interŝanĝoj kaj ties politikaj konsekvencoj influos la parlamentajn elektojn okazontajn fine de februaro. Atentemaj al la ŝanĝoj, la virinoj okupas kreskantan lokon en la islama Respubliko kaj mezuras la ankoraŭ irendan vojon.

GRAPOLO da adoleskulinoj ridante eniras la vagonon kaj, manke de disponeblaj sidlokoj, gaje instaliĝas sur la planko . Pro la skuoj iliaj vualoj foje glitas surŝultre, malkovrante iliajn harojn. Ne gravas: ĉi tie estas nur virinoj. En la metroo de Tehrano, inaŭgurita fine de la 1990-aj jaroj, la unua kaj la lasta vagonoj estas rezervitaj por virinoj. Ili eniras ilin “por esti trankvilaj”, ili diras. La etoso estas malstreĉa. La aliaj vagonoj estas pro ambaŭ seksoj. La junaj paroj tien iras man-en-mane. Senprobleme.

Moderna kaj pura, en Tehrano nur la metroo ebligas eviti la vojŝtopiĝojn kaj poluadon. Nun funkcias kvin linioj. La stacioj havas nomojn de “martiroj” de la milito kontraŭ Irako (1980-1988). Antaŭ jam dek sep jaroj finiĝis la konflikto, kiu kaŭzis almenaŭ duon-milionon da hommortoj, sed la regantaro ne finis kultivi ĝian memoron.

La metroo ilustras la kontraŭdirojn de la islama Respubliko. Kunestas tie elegantaj vestoj, vigle koloraj, kaj aliaj nerimarkeblaj, eluzitaj. Kvin nigraj kaj striktaj ĉadoroj — la deviga vestaĵo de la ŝtatfunkciulinoj — por du koloraj vualoj, meze. Neniu vizaĝo hermetike kovrita. Kaj neatenditaj scenoj: migraj vendistinoj proponas mamzonojn, kalsonetojn, mansakojn...

TRIDEK SES JAROJN post la islama revolucio, malgraŭ leĝo, kiu donas al ili malpli da rajtoj ol al la viroj, la virinoj ludas tre gravan rolon en Irano. Ili trovas sian lokon en ĉiuj sektoroj, eĉ se la plej multaj altaj postenoj en la administracio estas ankoraŭ fermitaj por ili. Pro hadiso [diro de Mahometo] kies aŭtenteco estas tamen kontestata, ili ne povas esti juĝisto; laŭ parto de la klerikaro, ili ne rajtas interpreti sanktajn tekstojn, kaj tio eĉ se ili atingas la rangon de ajatolo (la plej alta grado en la ŝijaisma klerikaro). Sed ili povas esti arkitekto, entreprenestro, ministro... La Parlamento enhavas naŭ deputitinojn (ĉiuj konservativuloj), kaj la unua ambasadorino estis ĵus nomumita: s-ino Marzieh Afkham enposteniĝis en Kuala Lumpur en novembro 2015. Tamen nenio facilas: la virinoj devas lukti por entrudi sin. Kaj por agnoskigi siajn rajtojn, precipe en lando, kie ili suferas diskriminacion je ĉiu nivelo.

Por edziniĝi, labori, vojaĝi, malfermi bankkonton, heredi, ili estas submetataj al maljustaj leĝoj kaj dependas de la bonvolo de familiestro. Por divorci, ekzemple, edzino devas, male al sia edzo, motivi sian decidon antaŭ la juĝisto kaj atendi lian permeson. La infanoj estas al ŝi konfiditaj ĝis la aĝo 2 jaroj por knabo, 7 jaroj por knabino. Poste, la patro gardos ilin, krom se li tion rifuzas. Kaj la gepatra aŭtoritato estas ĉe la patro, eĉ se la infanoj vivas kun sia patrino. “La viro estas reĝo laŭ la leĝo” resumas Azadeh Kian, profesorino pri politika sociologio en la universitato ParisVII (en Parizo).

Lerneja edukado, la ĉefa akiritaĵo de la islama revolucio

La oficialaj statistikoj subtaksas la virinan laboron: nur 14% da virinoj laŭ ili havas laboron. Reale, pro la nigra laboro kaj agrokulturo, 20 ĝis 30% havas regulan aktivaĵon. Kaj tio estas nur komenco. La nombro de kandidatinoj por eniri la labormerkaton kreskas tre rapide. En la universitatoj, 60% de la studentoj estas inoj. “Ili gajnis la batalon de licencio kaj de magistro. Baldaŭ ili gajnos tiun de doktoriĝo”, avertas la antropologo Amir Nikpey. Laŭ li, la irananinoj troviĝas proksimume en la sama situacio kiel la francinoj en la 1940-aj aŭ 1950-aj jaroj: ĉeestantaj ĉie en la publika spaco, sed sen vera povo, krom kelkaj esceptoj, kaj ofte malalte sur la socia skalo.

Jaron post jaro, ili konkeras novajn bastionojn. “Irano estas la lando, kiuj formas plej da inĝenierinoj”, substrekas Kian, antaŭ ol memorigi, ke la unua virino kiu ricevis en 2014, la Fiels-medalon (ekvivalento de Nobel-premio por matematiko), Marjam Mirzaĥani, estas irananino. “En la sudaj provincoj, aparte en Baluĉistano, kie sunaismo dominas [Irano estas 90% ŝijaisma], la araba kulturo, pli masklisma, dominas. Estas cetere multaj poligamiaj familioj tie, dum ĉie aliloke irananoj estas monogamiaj. Sed ankaŭ tie, la rolo de virino kreskas. Estas ĝenerala evoluo de la socio”, indikas la ekonomikisto Thierry Coville. “La plej notinda ŝanĝo, en Irano, estas la ekkonsciiĝo pri la graveco de edukado kiel rimedo akiri sendependecon”, konfirmas Kian.

Oni ofte ne scias tion, sed la lerneja edukado de knabinoj estas verŝajne la ĉefa akiritaĵo de la islama revolucio. “Paradokse, la tradiciaj familioj akceptis ĝin, ĉar estis la islama Respubliko! Kiam mi iras en forajn vilaĝojn, la viroj diras al mi:’Ajatolo Ĥomejni sendis la virinojn al la milito kaj la knabinojn al la lernejo. Mi same faras!’”, klarigas la sociologino pri religioj Sara Shariati, instruistino en la universitato de Tehrano.

Unua konsekvenco: la virinoj edziniĝas pli malfrue; kaj precipe ili havas meze nur du infanojn, kontraŭ sep dum la unuaj jaroj de la islama revolucio, markita de naskiĝfavora politiko. Regule tamen, la aŭtoritatuloj memorigas, ke 100 milionoj da irananoj estus preferinde al la 78 milionoj nunaj, sed la virinoj ne aŭskultas ilin.

“Eĉ dum la Ahmadineĵad-jaroj*, ni ne retroiris. Ni daŭrigis antaŭeniri, kvazaŭ aŭto ruliĝanta sen lumoj en la nokto”, ŝerce diras Shahla Sherkat, direktorino de la virina magazino Zanan Emrouz. Ŝia eldonaĵo ĵus suferis sesmonatan suspendon, pro tio ke ĝi dediĉis tutan numeron al “varma” temo: la konkubeco (libera kunvivado). Laŭdire pluraj dekmiloj da homoj en Tehrano vivas konkube. La libera unio diferencas de la “portempa edzeco” permesata de ŝijaismo sed ne ŝatata kaj malmulte praktikata en Irano. “Ni evitis ĉiun juĝon en nia dosiero; ni tute ne instigis al libera unio, oni eĉ avertis pri ĝiaj riskoj”, pledas Sherkat. Tamen, la konservativuloj protestis, kaj la sankcio venis.

*  S-ro Mahmud Ahmadineĵad, prezidanto de la islama Respubliko de 2005 ĝis 2013, konservativulo.

Kiam la direktorino de Zanan Emrouz estis kunvokita de la juĝistoj, oni unue riproĉis al ŝi esti “feministo” - insulto en Irano. Por defendi sin, ŝi diris, ke ŝi nur “reflektis la realon” de la irana socio. Vane. “La problemo estas, ke la institucio kaj la viroj pensas, ke, se ni postulas niajn rajtojn, ni tiam neglektos niajn rolojn kiel patrinoj kaj edzinoj”, ŝi vespiras.

Art Up Man estas laŭmoda kafejo en la urbocentro de Tehrano. La ĉefurbo enhavas multajn laŭmodajn ejojn, kie la junuloj venas “senbridiĝi kaj libere esprimiĝi”, kiel diras juro-studentino montrante sian cigaredon. Geknaboj diskutas ĉirkaŭ tabloj, klavante sur siaj lertaj telefonoj. Fone, aŭdiĝas kanzonoj de Elvis Presley. Yeganeh K., studentino pri mikrobiologio, kun lipoj frambokoloraj kaj ungoj nigre farbitaj, laŭte deklaras, ke la reĝimo “ne estas fidinda” kaj necesas “ĉion ŝanĝi, kaj unue la nomon ‘islama Respubliko’”. La duobla baloto de la 26-a de februaro (vd artikolon: Blokita lando) inspiras al ŝi nur malestimon. “Aliloke, oni povas elekti siajn reprezentantojn. Ĉi tie, ne. Ĉiam estas iu, kiu havas rajton superrigardi kaj kiu “gvidas” nin! Laŭ mi, ni similas al Nord-Koreujo!”, ŝi grumblas.

Ŝiaj du amikoj eksaltetas. Rahil H., kies hararanĝo estas punko-stila, protestas: “Tute ne! Ĉi tie, homoj estas liberaj, malgraŭ la policeca aspekto de la reĝimo. Ne estas multe da parol-libereco nek vestaĵlibereco, sed pri la cetero, ni agas kiel ni volas!”, Sorrosh T., kun sunokulvitroj tenantaj ŝian vualon, intervenas: “Ne agrable estas ĉiuj tiuj malpermesoj. Ĉiufoje, kiam mi eliras, miaj gepatroj diras al mi: ‘Atentu!’ Ili ja ne aprobas, sed laŭ ili, necesas konsideri la socion, la sistemon.” Unu afero pli ol ĉio agacas tiun junulinon,: “Ĉi tie, la homoj ĉiam observas tion, kion vi faras.”

La vualo tute ne estas la ĉefa zorgo de la irananinoj. “oni kontentiĝas per tio”, ili diras, konvinkitaj, ke ne valoras la penon altiri al si gravajn malfacilaĵojn pro tiom malmulte. Senlaboreco, inflacio aŭ la konkurso por eniri universitaton zorgigas ilin multe pli.

Ĉiutage Yeganeh amuziĝas kun siaj amikinoj ĉirkaŭiri la regulojn truditajn de la regantaro, kvazaŭ en ludo de kato kaj muso. Somere, ŝi portas sandalojn, kiuj lasas videblaj ŝiajn piedojn kaj maleolojn, kaj precipe ŝiajn ungojn farbitajn diverskolore, ĉiuj aferoj ja strikte malpermesitaj. Vintre, ŝi portas dikan kalsonŝtrumpon, sur kiu ŝi metas mallongan jupon. Se ŝi aldonas al tio altajn botojn, ŝi riskas ricevi gravajn riproĉojn de la primora polico, kiu patrolas ĉe la stratkruciĝoj kaj en la komercaj centroj de la nordo de la ĉefurbo, kie la riĉa junularo ŝatas vagi. “Iam oni kondukis min al policejo. Oni fotis min, registris mian identecon kaj oni avertis min.’Se vi rekomencas ene de la du venontaj monatoj, vi estos enslipigita’”, ŝi rakontas kun rideksplodo. Ŝi revas eskapi el tiu sufoka atmosfero. Tuj kiam okazo prezentiĝos, ŝi foriros al Eŭropo aŭ Usono.

S-ino Behnaz Shafie elektis “resti kaj agi”. Malalta, maldika, tre ineca kaj tre ŝminkita sub la vualo, ŝi estas, je 26 jaroj, la unua virino, kiu ricevis permeson profesie rajdi motorbiciklon. Dum la virinoj ne rajtas eniri stadionon por spekti futbalmaĉon de viroj, ŝi ricevis la rajton trejniĝi en la Azadi-stadiono de Tehrano sur sia motorciklo je 1 000 cm3. “Behnaz mirigas la mondon!”, titolis lastan aŭtunon konservativa gazeto, je ŝia reveno el Milano, kie ŝi estis honorinvitito de kunveno de rajdantinoj. Sed la junulino ja tion scias: nenio estas definitive akirita. Morgaŭ, konservativa religiulo povas postuli, ke ŝi ĉesu konduti kvazaŭ viro en vira medio. Dume, ŝi “malfermas la vojon por la virinoj”, sen abrupti, restante en la laŭleĝeco. “Kaj mi fieras esti irananino”, ŝi aldonas. En Karaj, la ĉirkaŭurbo de Tehrano, kie ŝi loĝas, ŝi foje cirkulas rajdanta sur sia motorciklo. Kiam la viroj ekrimarkas, ke ŝi estas virino, ili ĉu klaksonas por gratuli ŝin, ĉu krias al ŝi: “Vi do reiru al via lavmaŝino!”

En tiu antaŭ-elekta periodo, la klimato estas aparte peza en Tehrano. Ĉiuvespere aŭ preskaŭ, la plej Alta Gvidanto aperas ĉe televido por doni siajn instrukciojn. Atentigoj adresitaj al la loĝantaro, por ke ĝi zorgu “ne lasi sin infektita” de la Okcidento. “Evitu kontakton kun alilandanoj”, konsilas la ajatolo Ali Ĥamenei. Depost la interkonsento pri la atoma armilo, la avertoj de la Gvidanto kaj de la radikaluloj multiĝas, signo de ilia maltrankvilo je la penso, ke, post la forigo de la sankcioj kaj la venonta malfermo, la situacio povus esti ne plu regata de ili. Antaŭ kelkaj monatoj, la ajatolo Ahmad Jannati, prezidanto de la Konsilio de la gardistoj, 89-jara purulo kaj malmolulo, avertis, ke la interkonsento pri la atomarmilo ne devas malfermi vojon al aliaj postuloj: “Ni atentu, ke la demando pri virinoj kaj seks-egaleco ne estu morgaŭ metita!”

Fariba Hachtroudi estas virino, kiu ne lasas sin imponi. “Mi ne celas provoki, sed mi laŭte diras tion, kion mi pensas”, resumas tiu konata verkistino*, kiu ridante konfesas “porti en sia DNA [desoksiribonukleata acido] la frenezecon de tiu tero”. Partigante sin inter sia lando kaj Francujo, kie ŝi elmigris jam adoleskaĝe, ŝi rezignis pri politiko kaj elektis reziston per sia plumo. Je ĉiu el siaj revenoj al sia lando, ŝi konstatas, ke la virinoj gajnis terenon. “En vilaĝo de Baluĉistano, la urba konsilio, tute vira, ĵus elektis urbestrinon. Tiaj ekzemploj troviĝas ĉie!”, ŝi ekkrias.

*  Aŭtorino de Iran, les rives du sang (Seuil, kol. “Points”, Parizo, 2001) kaj A mon retour d’Iran (Seuil, 2008).
Socio dominata de la zorgo pri ŝajnoj

Ĉu la brutala subpremo de la “verda movado”, naskiĝinta el la kontestata reelekto de la prezidanto Ahmadinejad, en 2009, mortigis ĉiun aktivismon, kiel multaj pensas? Hachtroudi kontestas tion. “La virinoj ankoraŭ pluestas tie, sur la frontlinio, kaj ili daŭre luktas, malgraŭ la rezistado. Ili ne cedas!”, ŝi diras, substrekante, ke la neregistaraj organizaĵoj kreitaj de ili ĉie floras. En la suburboj de Tehrano, akceptejoj por strat-infanoj aŭ por aidoso-malsanuloj, aŭ sentoksigo-centroj por alkoholmalsanuloj, tiel naskiĝis, kun la aprobo de la registaro. Certe turniĝo ĉar, ĝis tiam, la registaro neis la ekziston de aidoso kaj de alkoholismo.

Kvankam la lukto de la virinoj daŭras, ĝi estas neorganizita kaj, ofte, individua. Tro okupataj pro la malfacilaĵoj de sia ĉiutaga vivo, la plejmultaj irananinoj forgesas la subpremon suferatan de la avangardaj figuroj de sia batalo: la disidenta advokatino Nasrin Sotoudeh, la filmistino Rakhshan Bani-Etemad, ambaŭ sub severa kontrolo, aŭ la homrajta aktivulino Narges Mahammadi, kondamnita je okjara mallibereco pro “propagando kontraŭ la reĝimo”.

“Ni ne povas klarigi kial ni ne estas feliĉaj, vespiras tiu 40-jara hejma patrino, kiun ni nomu Farah. Estas la etoso, kiu ne taŭgas. Ni amas nian landon, sed mankas al ni ja tutsimple aero!”. Ĉe la universitato de la sciencoj kaj teknikoj Elm-o-Sanat , kie ŝia filo studas, laŭtparoliloj ĉiutage elŝutas versiklojn de la Korano kaj moraligajn instrukciojn. La studentoj devas elteni plurajn semajnojn da memorigaj ceremonioj: la semajno de la milito, la semajno de la basiĝi, la semajno de la “martiroj”... “Tio estas cerbolavado! Sufiĉas, oni ne plu povas elteni!”, grumblas Farah.

S-ino Mahboubeh Djavid Pour, siaflanke, ne plendas pri tiu atmosfero de eterna funebro. Ŝi estas basiĝi — membro de la Basiĝ, la “mobiliza forto de la rezisto” antaŭ longe kreita de la ajatolo Ruhollah Ĥomeini. Tiuj volontuloj estas iel branĉo de la Gardistoj de la Revolucio. Oni taksas ilian nombron je dek milionoj. Ilia statuso donas al ili multajn avantaĝojn: stipendion, oficon, eniron en la universitato. La loĝantaro timas ilin, eĉ kelkfoje malamas ilin. La superaj klasoj malestimas ilin.

Membro de la administracio de la moskeo Iman Reza de Tehrano, s-ino Djavid Pour iras streĉe tenanta sian longan nigran ĉadoron cirkaŭ si, kaj tio donas al ŝi aspekton de monaĥinestrino. Tiu 54-jara virino, patrino de tri infanoj, fieras esti basiĝi. Ŝi vidas en tiu funkcio “formon de islam-aplikado”. La interkonsento pri la atoma armilo ne malplaĉas al ŝi, sed ŝi malfidas Usonon. Ĝi laŭ ŝi daŭrigos sian misfamigan kampanjon kontraŭ la islama Respubliko, sed pli inside. Bonŝance, ni nun estas tre edukitaj kaj pli kapablaj rezisti al la usonaj manovroj”, ŝi diras, antaŭ ol aldoni dankeme: “Kaj la Gvidanto estas tie, li prilumas kaj montras al ni la vojon.”

Farah, hejma patrino kiu deklaras sin ateisto, zorgiĝas pro tio, kion ŝi nomas “ŝajniga religiemo”. La marko sur la frunto, kiun viroj akiras pro ofta adorkliniĝo aŭ kiun ili aldonas por ŝajnigi sin piaj, la rozario videble tenata en la manoj, ĉio tio kolerigas ŝin. “Ni estas malsana socio, dominata de la zorgo de ŝajnoj kaj hipokriteco. Mi ne scias kien tio kondukos nin.”

Jen paradoksa konfirmo de ŝia pesimismo: la surpriza nombro da estetikaj operacioj petitaj de la irananinoj. Nazo, buŝo, vangosto, brovostoj... Dekokjara abiturientino povas ricevi kiel donacon de siaj gepatroj nazoplastion (operacion). En Tehrano, oni vidas elmergiĝi el la vualo levitajn nazetojn, pupo-vizaĝojn, cetere tro ŝminkitajn. Estas kelkfoje katastrofo. De kie venas tiu fenomeno, kiu de kvin aŭ ses jaroj, kreskegas en ĉiuj sociaj klasoj? Neniu havas veran respondon. Ĉu obsedo de la virinoj pri sia vizaĝo, ĉar oni malpermesas al ili montri sian korpon kaj hararon?

“La reputacio de la lando estu restarigita”

En Ĥomo, sankta urbo de Irano, oni pli bone spiras ol en Tehrano. Oni estas en plena dezerto. Ĉi tie, ne estas poluado, sed seka klimato, dumsomere sufoka. Situanta je 150 km sudokcidente de la ĉefurbo, Ĥomo (unu miliono da loĝantoj) estas la unua centro de teologi-instruado en la lando — 5 000 virinoj ĉi tie studas la religion — kaj grava pilgrimejo. Tie ja estas enterigita Fatima Masoumeh, fratino de la oka ŝijaisma imamo Reza, en bela kaj grandega maŭzoleo. Sur la fasadoj de la konstruaĵoj, kelkaj freskoj prezentantaj la ajatolon Ĥomeini memorigas, ke la iniciatinto de la islama revolucio longe vivis en Ĥomo. Ĉi tie ne estas koloraj vestaĵoj: ĉiuj virinoj senescepte portas ĉadoron. Ili ofte veturas per motorbiciklo, malantaŭ sia edzo, kun siaj vualoj.

Okdek mil virinoj formitaj pri teologio nun disvastigas la bonan parolon. S.ino Fariba Alasvand atingis la plej altan gradon de teologiaj studoj. Ŝi instruas en la Centro pri la familio kaj la virinoj al studentoj de ambaŭ seksoj. “La iranaj virinoj tre malsimilas tiujn de la araba mondo. Nia libereco tre gravas por ni. La kaŭzo estas la irana kulturo kaj ŝijaismo”, ŝi substrekas tuj. Pri la deviga portado de la hiĝabo, ŝi hezitas unu sekundon, tro kutimiĝanta, verŝajne, pri la ŝajne naivaj demandoj. “Versiklo de la Korano diras al ni: ‘Portu la hiĝabon’. Ĝi protektas la virinojn. Se ni forlasas tiun islaman regulon, ni forlasos ankaŭ aliajn”, ŝi finfine diras.

Tiu sesdekjara patrino, konservativulino, kelkfoje vojaĝas en Eŭropon kaj en Usonon por partopreni religiajn konferencojn. Ĉiufoje ŝi sentas “la negativan rigardon de la okcidentanoj” kaj suferas el tio, kiel ĉiuj irananoj. Laŭ ŝi, la amasinformiloj respondecas pri tiu miskompreno. Ŝi timas, ke la forigo de la sankcioj, “dezirata de la tuta loĝantaro same kiel de la Gvidanto” estigos post kelka tempo submeton de Irano. “La Okcidento volas penetri en Iranon, sed rifuzas reciprokecon”, ŝi bedaŭras. Ŝia deziro estas ke ŝia lando konservu siajn specifaĵojn. “Nia religio donas al ni kulturon kaj kadron. Nia libereco devas praktikiĝi kadre de la Korano.”

Pli juna, sed same firma pri la principoj, s-ino Zahra Aminmajd ankaŭ estas diplomita pri islama juro kaj instruistino en Ĥomo. Ridetanta, natura, ŝi pensas, ke kristanismo kaj islamo “havas multajn komunajn punktojn”, kaj bedaŭras, ke en Okcidento oni havas “tiom malbonan percepton de islamo, aparte koncerne la virinojn”. Tio, kio plej zorgigas ŝin estas la konsumismo laŭ okcidenta maniero, pri kiu revas, laŭ ŝi, la irananoj. “Anstataŭ ĉion atendi el la forigo de la sankcioj, ili devus pli labori”, ŝi diras.

Kvankam la reveno de Irano sur la internacia scenejo entuziasmas ŝin, s-ino Sanaz Minai atendas precipe unu aferon: “Ke la reputacio de Irano estu rehonorigita. Ke ĝia perdita valoro estu finfine restarigita.” Vestita per ĝinzo, pintaj kalkanumoj kaj fleksebla fulardo, ŝi estas modelo de sukceso. Ŝi verkis pli ol dudek librojn pri la iranaj kuirarto kaj kulturo, lanĉis lernejon dediĉitan al la akcepto-arto, la Culinary Club, kaj fondis SanazSania, kiu troviĝas ĉe la unua rango de plej bone vendataj kuirado-magazinoj. La forigo de la sankcioj malfermas al ŝi senfinajn perspektivojn. Ŝi volas fari el Irano allogan “kuirartan centron” samtempe “laŭmodan kaj ŝikan!”.

Nenio ŝajnas kapabla haltigi tiun alian sukcesan entreprenistinon: s-ino Faranak Askari. En junio 2013, la juna virino estis en Londono, kie ŝi kreskis, kiam ŝi aŭdis la alvokon de la nova prezidanto Hasan Ruhani: “Venu en Iranon!”. Du monatojn poste, ŝi alvenis en Tehrano kaj lanĉis Toiran (“To Iran”), societon de servoj por turistoj, gravuloj (VIP en la angla) kaj negocistoj. Ŝi paralele konstruis retejon kunigantan ĉiujn eblajn informojn pri kvindeko da iranaj urboj. Tuja sukceso okazis.

“La plej granda minaco por la reĝimo”

Depost la interkonsento de la 14-a de julio 2015, Toiran duobligas ĉiumonate siajn rezervigojn. La klientaro estas plimulte eŭropa. Por s-ino Askari, tre urĝas ke la bankaj transakcioj inter Irano kaj la aliaj landoj, malpermesitaj ĉi-lastajn jarojn pro la okcidentaj sankcioj, estu restarigitaj. Toiran, same kiel multaj iranaj entreprenoj, havas siajn enspezojn blokitaj en Dubajo. “Mankas al ni likidaĵoj. Kiel solvon, ni estas devigitaj praktiki varinterŝanĝon! Sed tio ne povos daŭri: ni devas kolekti monon, investi...”

Fama pro sia parollibereco, s-ino Shahindokht Molaverdi uzis tiun tagon nur zorge elektitan lingvaĵon. Ja la kunteksto estas malfacila por ŝi. Nomumita antaŭ du jaroj de la prezidanto Ruhani vicprezidantino de la Respubliko taskita pri virinoj kaj familio, tiu 50-jara juristino restas singarda. “Necesas pli da virinoj en la asembleoj”, ŝi diras. Aŭ “Ni devas enirigi virinojn en ĉiujn sferojn de la registaro” Sen laŭtigi iun ajn vorton. Oni komprenas ŝin: inter la tre proksimaj elektoj de la 26-a de februaro, la venonta forigo de la sankcioj kaj la malferma krizo kun Sauda Arabujo, ŝi ne povas permesi al ŝi erareton. Ĉar ŝi estas konsiderata kiel proksima al la reformistoj, kaj feminista, la ekstrem-konservativuloj malamas ŝin. Unu el iliaj gazetoj, Yalasarat, estis suspendita komence de januaro. De monatoj, tiu radikala gazeto senĉese insultis s-inon Molaverdi, akuzante ŝin aparte pri tolerismo koncerne virinan veston, kaj precipe pri proksimeco al la “disidentinoj” (insulto ekvivalenta al “prostituitino”).

Ĉu la virinoj estas gravega demando en Irano? Sendube jes. “La reĝimo timas ilin. Ili estas por ĝi la plej granda minaco, asertas universitatano sub kondiĉo de anonimeco. Ĝi ne scias kiel agi kun ili, kiel lukti kontraŭ ili, malhelpi ilin senĉese malfermi novajn breĉojn...” Kaj la vualo-demando, ne tre grava en si mem, estas simbolo. Kiel diras la teologiistinoj de Ĥomo, “Se oni cedas pri tio, oni cedos pri la cetero”...

Florence BEAUGÉ


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nacia dialogo instrumentigita de la okcidentanoj

Ĉu nova milita interveno en Libio?

Post la subskribo de interkonsento inter la du rivalaj Parlamentoj, la starigo de registaro de nacia unio malfermas vojon al milita agado de la Okcidento en Libio. Direktita kontraŭ la armeoj de la Organizaĵo de la Islama Ŝtato, nova enmiksiĝo de fremdaj armeoj portus riskon pligravigi la perfortaĵojn inter la diversaj tendencoj kaj ruingi la fragilan dialogon interne de Libio.

LA SUBSKRIBO, la 17-an de decembro en Skhirat, Maroko, de tutnacia interkonsento inter la reprezentantoj de la du libiaj Parlamentoj sub egido de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), malfermis la vojon al la formado, la 19-an de januaro, de registaro de nacia unio enhavanta 32 ministrojn, kondukita de la negocisto Fayez Sarraj el Tripolo. Tio montras la trafecon de la dialogo komencita en septembro 2014. Malgraŭ la streĉoj inter politikaj entoj kaj rivalaj grupoj, granda plimulto de la kontraŭuloj, kiuj antaŭ unu jaro ankoraŭ rifuzis renkontiĝi, konsentis cedojn. Eĉ la plej radikalaj el ambaŭ tendaroj ne rifuzas la ideon de repaciĝo. Kvankam multrilate plibonigebla, la tiel nomata politiko de “etaj paŝoj” aplikata de la UN*, aldonita al la multiĝo de la iniciatoj de lokaj agantoj en la okcidento de la lando por apliki fidindajn rimedojn, ebligis enteni, kaj eĉ redukti, la perforto-nivelon.

*  Vd. “Les chemins escarpés de la restauration de l’unité libyenne”, Orient XXI, 19-a de novembro 2015, http://orientxxi.info

Spite al la ŝajnoj, kaj eĉ se la okcidentaj amasinformiloj ofte uzas la vorton “ĥaoso”, la kontraŭuloj, en Libio, parolas unu al la aliaj. En tiu lando, kie ŝajno de ĉiutaga normaleco povas tre rapide lasi lokon al bataloj, multaj loĝantoj subtenas la diskutojn kaj premas siajn lokajn respondeculojn, por ke tiuj laboru al la civila repaciĝo.

Tamen, la interkonsento de la 17-a de decembro, angul-ŝtono de la repaciĝo-procezo, havas du gravajn malvirtojn: la nesufiĉa reprezenteco de ĝiaj subskribintoj, kaj la fakto, ke gi ŝajnas esti ellaborita - urĝege kaj sub la premo de eŭropaj grandaj landoj —, nur por ebligi okcidentan intervenon kontraŭ la milicoj kaj armitaj grupoj kiuj deklaris fidelecon al la Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ).

De du jaroj, ne pasas semajno sen ke politikaj kaj armeaj respondeculoj, usonaj, francaj, britaj, kaj, - kvankam malpli — italaj, anoncas la neeviteblon de tia interveno. Jam la 27-an de januaro 2014, la franca admiralo Edouard Guillaud, tiama franca stabestro de la armeoj, deklaris: “En Libio, plej bone estus prepari internacian operacion. La problemo de la sudo de Libio estas la bezono de ŝtato en la nordo.” Temis tiam pri interveno en la sudo por tie kontraŭbatali la grupojn, kiuj forlasis la nordon de Malio post la franca interveno en tiu lando.

Printempe de 2015, post la sinsekvaj pereoj de pluraj boatoj de migrantoj venintaj el Libio, la Eŭropa Unio lanĉis sian mararmean operacion “Sophia”. “Estos vera efiko nur kiam ni povos labori proksime al la retoj mem, ĉe la “grandaj fiŝoj” (gravuloj) kaj ne ĉe la “etaj fiŝoj” kiuj iras sur la maron”, diris la 27-an de oktobro 2015 en Romo la franca admiralo Hervé Bléjean, vickomandanto de tiu operacio. “Tio signifas ke iam, necesos labori en la libia suvereneca teritorio.” Tiuj rimedoj, respondantaj al la tria fazo de la operacio “Sophia” eblas nur kun la konsento de la libiaj legitimaj aŭtoritatuloj; konsento, kiun la Parlamento de Tobruk, agnoskita de la okcidentaj landoj, ĉiam rifuzis doni, male kiel tiu de Tripolo.

“Fini la laboron”

POSTE, la atencoj de la 13-a de novembro en Parizo revenigis la ideon de nova internacia interveno en Libio. Kvankam la murdistoj, ĉiuj francoj kaj belgoj, ne restadis en tiu lando, la nova “milito kontraŭ terorismo” oficialigita de la prezidanto François Hollande inkluzivas nun la libian teritorion, kie milico deklaris sian fidelecon al la OIŜ en la urboj Derna (oriente) kaj Sirto (centr-okcidente). La 21-an kaj 23-an de novembro, militaviadiloj Rafale ekflugis de la aviadil-ŝipo Charles de Gaulle por skolta flugo super Sirto. Armitaj grupoj, kiujn oni taksas je plurcentoj da homoj, tenas la urbon kaj regule atakas, interalie, la petrol-instalaĵojn.

Kelkajn tagojn poste, la ĉefministro Manuel Valls asertis: “Libio nekontesteble estas la granda temo de la venontaj monatoj” (Europe 1, 1-a de decembro 2015); kaj “Necesos batali kontraŭ Daesh [akronimo de la OIŜ en araba lingvo] verŝajne morgaŭ en Libio” (France Inter, 11-a de decembro). En artikolo titolita “Daech: Ĉu Francujo intervenos denove en Libio?”, Le Figaro de la 22-a de decembro, citante fontojn en la ministrejo pri defendo, estis pli preciza: “Por elradikigi la ‘kanceron Daech kaj ties libiajn metastazojn’, armea agado estas konsiderata nemalhavebla ene de ses monatoj, aŭ eĉ eble antaŭ la printempo.”

La strategio-fakuloj, diverstendencaj specialistoj kaj sistemaj subtenantoj de armeaj intervenoj, kiuj profetis en 2011 la falon de la reĝimo de Muamar Kadafi en kelkaj tagoj, kaj postan alvenon de demokratio, nun unu post la alia klarigas en la amaskomunikiloj la neceson de nova ekspedicio. Kvin jarojn post tiu de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO), temas, laŭdire, pri retoriko de “fini la laboron”, kiu memorigas la diskurson de la usonaj novkonservativuloj por pravigi la invadon de Irako en 2003. Iuj iras ĝis aserti la neceson meti la landon sub kuratoreco por konstrui tie registaron indan je tiu nomo*.

*  En tiu kategorio, vd. Antoine Vitkine, “La Libye est-elle devenue un nouveau sanctuaire de Daech à nos portes?”, Le Monde, 3-a de decembro 2015.

Por formale respekti la internacian leĝon, tiu interveno devas esti oficiale petita de agnoskataj institucioj. La formado de la registaro de nacia unio, legitima en la okuloj de la Sekurec-konsilio de UN, estis do antaŭkondiĉo por ĉiu help-alvoko. La nova reprezentanto de la Ĝenerala Sekretario de UN, la germana diplomato Martin Kobler eklaboris por tiu celo tuj post sia nomumo meze de novembro. La 6-an de decembro, dum ankoraŭ neniu interkonsento aperis sine de ambaŭ libiaj parlamentoj, li deklaris al la katara televidĉeno Al-Ĝazira: “Venis la horo por rapida aprobo de la libia politika interkonsento. La trajno ekiris.” Tio estas maniero signifi, ke la propono devas nepre ricevi rapidan respondon. La mesaĝo estis adresita al ambaŭ Parlamentoj, kiuj, kvankam rivalaj, esprimis la saman postulon: ke ili konfirmu la enhavon de ĉiu ajn registaro de nacia interkonsento.

La volo de la UN kaj de Eŭropo sukcesi je kiu ajn kosto, malgraŭ la oponadoj, konfirmiĝis la 13-an de decembro 2015 okaze de la internacia konferenco por Libio kunprezidata de la itala kaj la usona ministroj pri eksterlandaj aferoj. La fina komuniko de ĉi tiu renkontiĝo donis, eĉ antaŭ ĝia nomumo, la statuson “sola legitima registaro” al la estonta registaro de nacia unio.

La esploristoj specialistoj pri Libio esprimis unuanimajn rezervojn, kaj influaj pensofabrikoj, inter kiuj la International Crisis Group (prezidata de la eksa vicĝenerala sekretario de UN taskita pri pactenadaj operacioj, s-ro Jean-Marie Guéhenno), petis gardi sin kontraŭ la hasto por akiri interkonsenton, kiu ne estus validigita de plej granda nombro de libiaj partioj*. Ne gravas: s-ro Kobler ege strebis por sukcesi je kiu ajn prezo. La 15-an de decembro, li renkontis interalie la generalon Khalifa Haftar, ĉefkomandanto de la libia nacia armeo, bazita en Cirenaica (Cirenio) kaj oponanto al la registaro de Tripolo. S-ro Kobler donis al li garantiojn pri lia estonteco kiel stabestro de la armeoj.

*  “Statement on a political deal for Libya”, International Crisis Group, Bruselo, 12-a de decembro 2015.

Laŭ la peto de la patronoj de la Romo-konferenco, la inter-libia interkonsento de la 17-a de decembro enskribis en sia artikolo 39.2, ke la estonta registaro rajtos, en la sekureca sfero, “peti la necesan asistadon de la UN, de la internacia komunumo kaj de la kompetentaj regionaj organizaĵoj”. La 23-an de decembro, la rezolucio 2259 de la Sekurec-Konsilio, adoptita laŭ propono de Britujo, konfirmis ĝin, memorigante, ke la situacio en Libio “konsistigas minacon por la internaciaj paco kaj sekureco”. Ĝia 12-a artikolo “instigas la membro-ŝtatojn plej rapide helpi la registaron de nacia interkonsento, laŭ ĝia peto, lukti kontraŭ la minacoj al sekureco en Libio kaj aktive helpi la novan registaron cele venki la Organizaĵon de la Islama Ŝtato, la grupojn kiuj deklaris sian fidelecon al ĝi, Ansar Al-Charia kaj ĉiujn individuojn, grupojn, entreprenojn asociitajn al Al-Kaida agantajn en Libio”.

Teorie kaj surpapere, la postuloj de la okcidentaj landoj kunvenintaj en Romo estas do plenumitaj, kaj la leĝaj bazoj de nova interveno ekzistas. Sed, praktike, tiu interkonsento kaj la nomumo de la nova registaro riskas generi novajn rompoliniojn kaj kreskigi perforton. Multaj deputitoj de la oriento ne aprobas la dokumenton de Skhirat; la Parlamento de Tobruk cetere estis reprezentita nur per 75 elektitoj el 188 kiam okazis la subskribo-ceremonio en Maroko. Ankoraŭ en Cirenaica, la generalo Haftar ja deklaris, ke li agnoskos la registaron de nacia interkonsento, sed estas neverŝajne, ke li rezignos lukti kontraŭ siaj politikaj kontraŭuloj de Tripoli. Kaj s-ro Ibrahim Jadhran, alia forta homo de la oriento kaj ĉefo de la gvardio de la petrolinstalaĵoj — liaj potencaj milicoj frontas tiujn de la OIŜ en la Sirto-golfo-, li subtenas la interkonsenton, sed li akuzas la generalon Haftar kaj lian embrian nacian armeon agi favore al la OIŜ, ne donante prioritaton al la lukto kontraŭ ĝi.

Tamen la situacio estas plej problema ja en la okcidento. Nur 26 deputitoj el 136 de la eksa ĝenerala nacia Kongreso de Tripolo ĉeestis la subskribon de la interkonsento de Skhirat. La plena nombro de parlamentanoj subtenantaj la registaron de nacia interkonsento estas malpli ol 75. Kelkaj el ĝiaj oponantoj, kiel ekzemple s-ro Abdelkader Al-Huweili, jam vidas en ĝi “eksterlandan komploton kontraŭ Libio”. Kelkaj milicoj de Zintan, Misrata kaj Zaouia konsentas “certigi la protekton” de la nova registaro, sed la kvar plej potencaj milicoj de la ĉefurbo jam deklaris, ke ili oponos tiun novan instancon. La milicoj de Misrata aliĝantaj al la Fronto de la firmeco (Jabhat Al-Sumud) de s-ro Salah Badi ankaŭ esprimis sian malkonsenton. La granda muftio de Libio, s-ro Sadek Al-Ghariani, asertas siaflanke, ke tiu interkonsento trudita de la eksterlandanoj “ne konformas al la islamaj principoj”. La pozicio de kelkaj influhavaj personecoj de Misrata, inter kiuj s-ro Abdelrahman Suweihli, kiuj oponas la tekston laŭ ĝia nuna formo, dependos de la volo kaj kapablo de s-ro Kobler respondi al iliaj petoj. Ili deziras, ke la eksa ĝenerala nacia Kongreso, elektita en 2012, ricevu pli da graveco, por kontraŭpezigi tiun de la Parlamento de Tobruk, kiu, laŭ la interkonsento, devas esti la ĉefa leĝfara asembleo. Krome, plimulto de la deputitoj de okcidento rifuzas la nomumon de la generalo Haftar kiel estro de la armeoj.

Malkonsento de la loĝantaro

AKIRI tre rapide interkonsenton, sen ebleco retroiri, eĉ se ĝi estos nekontentiga por multaj influhavaj libianoj, tio estis la veto de la UN; sed ĝi riskas rezultigi novan sakstraton. Por tion eviti, la UN estus devintaj agi pli flekseble, daŭrigante la intertraktadon kun la partioj, kiuj ne aprobas tiun aranĝon, kaj malfermante prisekurecan dialogon kun la lokaj politiko-armeaj gvidantoj kaj la milicestroj. Manke de tio, la situacio similos tiun, kiu ekzistis en aŭgusto 2014, kiam la “internacia komunumo” agnoskis kiel solan reprezentanton de la libia popolo la Parlamenton de Tobruk, kiu regadis, maksimume, nur trionon de la lando.

Kvankam ĝi estis rapide nomumita, nenio garantias, ke la registaro de nacia unio facile instaliĝos en Tripolo kaj, precipe, plutenos sin sen konfliktoj. Kaj, eĉ se tiel okazos, ĝi verŝajne devos singarde eviti alvoki eksterlandan intervenon. Se ili unuigas siajn fortojn, la milicoj de Misrata kaj de la oriento de la lando ja kapablas venki tiujn aliĝantajn al la OIŜ en la urbo Sirto. Krome, ĉia fremda enmiksiĝo, kiu senkreditigus la registaron kaj daŭre endanĝerigus la rekonstruadon de libia nacio kaj ŝtato, ankaŭ nutrus la OIŜ-propagandon: La Okcidento ja denove bombadus arabajn loĝantarojn. Tiu propagando facile trovus eĥon en la loĝantaro, plejmulte malkonsenta pri tia hipotezo, tiel nutrante la varbadkapablon de la OIŜ. Estas tamen neverŝajne ke la okcidentaj politikaj kaj armeaj respondeculoj zorgas pri tio. Por multaj el ili, la venonta milito en Libio okazos post nur kelkaj semajnoj*.

*  Vd. Antoine Malo kaj François Clemenceau, “La France s’impatiente pour la Libye”, Le Journal du dimanche, Parizo, 10-a de januaro 2016.

Patrick HAIMZADEH


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ŝerifo severa kun krimuloj

Justeco per balotado

La usona justico dependas de lokaj elektadoj en kiuj ĉiu policisto, advokato kaj tribunala oficialulo devas kampanji por voĉdonoj. Ĉi tio konstantigas maljustan antaŭstaton.

La nombro de voĉdonintoj estis malalta por la primaraj balotadoj de Misisipio lastan aŭguston*, kaj radiostacioj en kantono Hinds* ripetadis mesaĝon de la ŝtatsekretario de Misisipio instigantan al civitanoj iri por baloti kaj helpi elekti kandidatojn por gamo de publikaj oficoj.

*  Primara balotado, antaŭbalotado, antaŭelektado (primary election): balotado per kiu subtenantoj de iu partio elektas el kelkaj kandidatoj tiun, kiu reprezentos ilian partion en posta balotado (’la ĝenerala balotado’) por iu ofico - ml
*  Kantono (county): administra distrikto de federacia ŝtato de Usono - ml

Ĉe la balotejoj, oni unue demandis al voĉdonontoj, kiun primaran balotadon ili volas partopreni: tiun de la Demokrata Partio aŭ de la Respublikana. Respondinte, kaj videblaj de ĉiuj, ili devis iri al la skribtablo de tiu partio kaj ricevi balotilon. Al subtenantoj de la Demokrata Partio oni donis kvarpaĝan dokumenton kun 13 kvadratoj por marki, unu por ĉiu okupota ofico, inter ili guberniestro, vicguberniestro, membro de la misisipia senato, komisiito pri publikaj servoj, impostisto, aktistoj de la tribunalo, polica serĝento kaj ŝerifo*. Kun tiel multe da kandidatoj, oni apenaŭ povis ekkoni iliajn karakterojn kaj programojn.

*  Vidu Serge Halimi kaj Loïc Wacquant, ‘Democracy american style’, Le Monde Diplomatique anglalingva eldono, decembro 2000.

En kantono Hinds - la plej malriĉa en Misisipio kaj la plej dense loĝata, kaj kie troviĝas Jackson, la ĉefurbo de la ŝtato - la rezultoj de la primaraj balotadoj kutime decidas la ĝeneralan balotadon; 69% de la loĝantaro estas nigruloj kaj konstante elektas Demokratojn. Kvankam la Respublikanoj havas plimulton en la entuta ŝtato, nek ili nek sendependaj kandidatoj havas ŝancon ĉi tie. Krom se okazos teatrofrapo, la ĝenerala balotado en novembro sekvos la saman regulon: elektiĝos la gajnintoj de la primara balotado por demokratpartiaj kandidatoj.

Malgraŭ la gravaj aferoj decidotaj, la balotadejoj - en preĝejoj, foje en lernejo aŭ fajrobrigadejo - ne estis homplenaj: la nombro de voĉdonintoj ne estis pli ol 28%. Ĉe balotadejo en malriĉa kvartalo de centra Jackson, afrik-usonanoj Charles Lewis kaj Montrell Williams sidis malantaŭ tablo kun signo ‘Primara balotado por respublikanpartiaj kandidatoĵ’. Ili povis konstati ke la nombro de voĉdonantoj estas malalta. “Kia peniga laboro!” diris Williams ironie, svingante preskaŭ malplenan registron: el 550 registritaj voĉdonantoj, nur 162 sin prezentis, kaj nur du elektis voĉdoni en la Respublikana balotado. Li ĉeestis nur por la cent dolaroj kiujn la Respublikana Partio pagas al deĵorantoj ĉe la tablo (Williams, Lewis kaj ilia kolego Keondra Rankin ĉiuj voĉdonas por la Demokratoj).

Estas unu ofico pri kiu voĉdonantoj ĉiam havas fortajn opiniojn, nome tiu de la ŝerifo. Ĝi estas grava rolo kiu altiras vastan publikan atenton. Kiel estro de la policistaro de la kantono, la ŝerifo ĉiutage gardas la publikan ordon sed li ankaŭ respondecas pri du malliberejoj kie estas enkarcerigitaj, inter aliaj, tiuj, kiuj atendas sian proceson. Lewis kaj Williams bone sciis tion ĉar ambaŭ estis nelonge enkarcerigitaj (Lewis dum tri semajnoj, Williams dum du tagoj) ĉe la malliberejo en urbo Raymond administrata de ŝerifo Tyrone Lewis, afrik-usona Demokrato kiu rekandidatigas sin por sia nuna ofico.

Nova reĝimo ‘Jim Crow’

En Usono, esti konviktita pri grava krimo aŭ delikto ofte sekvigas, ke oni perdas siajn civitanajn rajtojn*; en iuj ŝtatoj, kiel Kentukio kaj Virginio, tiu puno povas esti sen limtempo. Tutlande, 7,7% de afrik-usonanoj aktuale ne rajtas voĉdoni, situacio kiun vicprofesoro pri juro Michelle Alexander kondamnas kiel “nova reĝimo ‘Jim Crow’ ”, nome la leĝoj kiuj establis rasapartismon en Usono*. Lewis kaj Williams povis voĉdoni en la primaraj balotadoj de 2015 pro tio, ke ili estis juĝitaj kulpaj nur pri deliktoj. Ili forte kritikis Lewis kaj diris, ke ili voĉdonis favore al lia forta rivalo, Victor Mason, kies kampanjo kritikis la katatastrofan administradon de la kantonaj prizonoj.

*  Vidu Serge Halimi kaj Loïc Wacquant, “When the penal state excludes four million voters”, Le Monde Diplomatique anglalingva eldono, decembro 2000.
*  Michelle Alexander, ‘The New Jim Crow: mass incarceration in the age of colourblindness’, The New Press, Novjorko, 2010.

Lewis estis populara en kantono Hinds: lokulo amika kaj simpatia, li ankaŭ povas esti senindulga kaj severa. Li pasigis sian junaĝon en Jackson kaj diplomiĝis kun bakalaŭreco pri amaskomunikilaj studoj ĉe Jackson State University. Poste, li eniris la polican trenejon de sia urbo kaj fariĝis policisto en la fruaj 1990aj jaroj. Kiam li kandidatiĝis por la ofico de ŝerifo en 2011, li gajnis la primaran balotadon por demokratpartiaj kandidatoj kontraŭ Malcolm McMillin (kiu estis okupinta la oficon dum 20 jaroj), epokfara evento ĉar, ekde sia fondiĝo en 1821, kantono Hinds neniam havis ŝerifon nigrulan aŭ de rasa malplimulto.

Tial Lucius Wright, emerita soldato kiu fariĝis komercisto, decidis helpi al la kampanjo de Lewis en 2011: “Ni sciis ke la plimulto de la enkarcerigitoj estas afrik-usonanoj, nigruloj, [kaj] ni bezonis kandidaton kiu verŝajne povus kunsenti kun la prizonuloj tiel, ke ni [povu] certigi ke iliaj rajtoj estas protektataj, [kaj] s-ro Lewis estis la plej bona kandidato tiutempe por tiu ofico.

Per “ni”, Wright celis grupon de aktivuloj tiutempe gvidatan de la lasta urbestro de Jackson, Chokwe Lumumba, kiu mortis pro koratako en 2014 komence de sia unua mandato. Li nomiĝis Edwin Finley Taliaferro kiam li naskiĝis en Detrojto en 1947, kaj li fariĝis grava figuro en la usona movado de nigrula naciismo. Li ŝanĝis sian nomon al Lumumba en la 1960aj jaroj omaĝe al la konga gvidanto Patrice Lumumba (murdita en 1961) kaj transloĝiĝis al Misisipio en 1971, celante establi sendependan nigrulan respublikon. Li estis elektita urbestro de Jackson en 2013, danke al la subteno de organizaĵoj de la movado de civitanaj rajtoj, kaj akceptigis impostaltigon per referendumo - nemalgrava atingo en lando kie teni malaltaj ŝtatajn elspezojn kaj impostojn estas nacia dogmo.

Malgraŭ la subteno de la rondo de Lumumba, Tyrone Lewis ŝajne ne multe koncernis sin pri rasaj demandoj aŭ la rajtoj de malliberuloj: “Mi ne kandidatiĝis por esti la unua afrik-usonana ŝerifo. Mi kandidatiĝis por esti la plej bona ŝerifo kiun kantono Hinds iam ajn havis. Ne temas, do, pri la rasa demando, sed pri la redono al la komunumo de la vivkvalito kiun ĝi vere meritas.” Lia kampanjo koncentriĝis plejparte pri la flegado de lia publika reputacio; politikaj partioj ne trudas ununuran programon al siaj kandidatoj ĉe la nacia - aŭ eĉ la ŝtata - nivelo.

Mi renkontis Lewis ĉe forumo gastigata de la polico kelkajn tagojn antaŭ la primaraj balotadoj. Ĝi ne estas politika mitingo, li diris, sed “strikte por la komunumo. Ĉi tion ni faras ĉiun jaron por unuigi la komunumon, por kontraŭi la krimon, [...] kie ni havas ŝancon kunlabori, kundividi ideojn pri sekureco [kaj] ni evoluigas rilatojn inter la polico kaj la komunumo.” Provizitaj estis manĝaĵoj, trinkaĵoj, videoludoj kaj muziko. Antaŭ la koncerto, pastoro gvidis fervoran preĝon: “Estas ekscite esti ĉi tie por subteni nian ŝerifon, Tyrone Lewis. [...] Patro Dio, en la nomo de Jesuo - tiu nomo kiu estas super ĉiu nomo - ni preĝas ĉi-nokte por nia ŝerifo. Ni preĝas al Dio por sukcesa balotado. [...] Kaj, Dio, ni ĝojas vidi ke la krimo malpliiĝas en kantono Hinds. Kaj, ho Dio, ni donas al vi la gloron pro la viro kiun vi uzas [...]. Amen, Amen, Amen.” Post ĉi tiu ekstravaganca enkonduko, Lewis, diktrunka kaj sen jako, eniris sur la scenejon. Li alvokis voĉdonantojn subteni lin dum pliaj kvar jaroj, antaŭ ol rememorigi al ili resti hidratigitaj en la somera varmo kaj atentigi pri la refreŝigaĵoj.

Ne estis klare ĉu ĉi tiu ne-kampanja evento estis financita de la oficejo de la ŝerifo aŭ de la kandidato mem. Lewis havis la monrimedojn: publikaj raportoj pri la politika financo montras ke li estis nedisputeble la plej bone financita kandidato kun 80 000 dolaroj, kontraste kun lia plej proksima rivalo, Mason, kiu deklaris nur 20 000 dolarojn da mondonacoj ĝis la tago de la primaraj balotadoj. Leĝoj pri malkaŝemeco devigas ke la raportoj publikigu la nomojn de donacintoj kaj la sumojn donacitajn. Inter la ĉefaj subtenantoj de Lewis estis iuj el plej grandaj advokatejoj de la urbo (neniuj el ili volis respondi al demandoj).

’Severa kun krimuloj’

Mondonacoj pagis la koston de multaj afiŝtabuloj kaj vasta kampanjo en la lokaj radio kaj televido. Inter reklamoj pri asekuro kaj aŭtomobiloj, Lewis aperis en la rolo de la bona patro, sidanta kun siaj infanoj; lia juna filo alvokis al spektantoj voĉdoni favore al sia paĉjo ĉar li estas “severa kun krimuloj”. Tiu slogano estas vaste uzata en la manifestoj de ŝerifoj kaj prokuroroj tra la tuta Usono. Por elektiĝi, ili devas montri ke la aktuala oficanto ne estas sufiĉe severa kun krimuloj kaj lasis ilin prosperi. Ilin helpas la lokaj amaskomunikiloj kiuj donas misproporcian tempon kaj spacon al la krimo: preskaŭ ĉiun vesperon, oni vidas en la televido armitajn policistojn ĉirkaŭantajn krimejojn, fotojn de fuĝantaj suspektatoj, kaj aŭtopostkuroj kiuj tenas la tutan kantonon fascinata dum kelkaj horoj.

Post kiam iu estas arestita, civitanoj povas viziti la retejon de la ŝerifejo por kontroli, ĉu li aŭ ŝi vere estas enkarcerigita. Kiel multaj ŝerifoj, Lewis provizis enretan servon kiu ebligas al la publiko serĉi la detalojn de ĉiuj tenataj en la kantonaj malliberejoj*. Oni vidas foton, naskiĝodaton, altecon, pezon, rason, adreson, daton de la aresto kaj detalojn pri la krimoj imputitaj al arestitoj (kvankam ili ankoraŭ ne estas juĝitaj, kaj ilia senkulpeco tial estas supozata). Se ili estos konviktitaj kaj kondamnitaj al malliberigo, oni translokas ilin al prizono de la ŝtato, sed ili ankoraŭ estas spureblaj per la retejo de la Departemento de Prizonoj de Misisipio. Rilate al iuj - precipe seksaj - krimoj, oni povas eltrovi kie eksa enkarcerigito loĝas post ties elkarcerigo.

*  ’Inmate Search’, Hinds County, Mississippi

La retejo de ŝerifo Lewis estis ĝisdatigita tuj post kiam suspektato estis arestita*. En Usono, la decido provizore meti suspektaton en malliberejo estas la respondeco de la juĝisto kiu prezidas la juĝdebaton pri la kaŭcio, kaj kiu kontrolas ke estas pravigebla kialo de la aresto, decidas ĉu la suspektato estu liberigita kontraŭ kaŭcio, kaj fiksas la sumon. La juĝdebato (kune kun mocioj de la prokuroro, pledoj de la defendisto, kaj la konsiliĝo de la juĝisto) ofte daŭras malpli ol unu minuton.

*  Vidu Nick Pentras, ‘The Bail Trap’, The New York Times Magazine, la 13a de aŭgusto 2015.

Rivaloj severe kritikis Lewis pro lia mallaŭdinda administrado de la malliberejoj, malkovrita en raportoj publikigitaj nelonge antaŭ ol la elektokampanjoj komenciĝis. Post vizito al unu malliberejo en oktobro 2014, enketa ĵurio raportis ke “la prizonuloj ŝajne regas la prizonon rezulte de la nesufiĉo de gardistoj”, kaj plu diris ke Lewis estas “nekompetenta administri la prizonon [...] kaj protekti la publikon kontraŭ la prizonuloj*. Dum la mandato de Lewis kelkaj famaj eskapoj okazis, kaj la tria kandidato en la primara balotado de la Demokratoj, Anthony P. Thomas, ankaŭ veterana policisto, bazis sian kampanjon sur ili, kiuj, laŭ li, “pliigas la asekurajn kotizojn pagatajn de la kantono”.

*  ’’Jail’, grand jury report to the Circuit Court of Hinds County, Mississippi’, la 2a de oktobro 2014.

En majo 2015 la usona Departemento de la Justico publikigis pli detalan raporton pri la malliberejoj*. Ĝiaj konkludoj estis alarmaj: seruroj, gvatkameraoj kaj alarmiloj ne funkciis; la kantono neglektis protekti malliberulojn kontraŭ perforto de iliaj kunprizonuloj kaj de la gardistoj; nepravigebla uzo de tazeroj (pistolformaj elektroŝokiloj) de gardistoj. Inter 100 kazoj ekzamenitaj, la enketistoj ankaŭ trovis 12 kazojn de kontrauleĝa enkarcerigo, inter kiuj estis knabolernejano 13 jaraĝa - la raporto ne diras kial li estis prizonulo - kiu restis enkarcerigita dum 70 tagoj post la dato kiam li devis esti liberigita. La telefaksilo, kiu ricevis juĝordonojn de la tribunalo, foje estis paneinta aŭ ne plu havis paperon.

*  ’Investigation of the Hinds County adult detention centre’, US Department of Justice Civil Rights Division, Vaŝingtono, la 21a de majo 2015.
“Ni petis kaj ricevis la mortopunon”

Tial ne estis surprize ke Lucius Wright, siatempa subtenanto de Lewis, decidis kampanji por Victor Mason, emfazante liajn kvalifikojn por la posteno. Mason, policisto dum 30 jaroj, ankaŭ estis studento ĉe la akademio de la FBI, grava atuto laŭ liaj subtenantoj. Dum sia tuta kampanjo li citis el la du raportoj. Li anoncis sian kandidatiĝon ekster malliberejo, kritikante la ĥaoson kreitan de la eksiĝonta ŝerifo kaj emfazante la riskon de eskapoj. Svingante la raporton de la Departemento de la Justico, li senlace ripetis la argumenton pri la publika sekureco en preĝejoj kaj publikaj kunvenoj, varbante voĉdonojn de pordo al pordo, per Facebook kaj per televido.

Multaj volontuloj partoprenis la kampanjon de Mason. Unu semajnon antaŭ la primaraj balotadoj, 30 subtenantoj ariĝis ĉe lia sidejo, granda blanka ŝedo okcidente de Jackson kaj superstaranta implikaĵon de aŭtovojoj, malfacile atingebla piedire aŭ bicikle. Ĝi estis ornamita per flagaro ruĝa-blanka-blua kaj afiŝoj pri Mason. Keyshia Sanders, la direktoro de la kampanjo, gvidis la kunvenon je rapida ritmo: post nur 20 minutoj ŝi jam estis doninta ĝisdatigon pri mondonacoj, detalinta la programon por la semajno, asigninta taskojn kaj rememoriginta ĉiujn pri la kvartaloj kie estas bezonata voĉdonvarbado de pordo al pordo.

Sanders ne volis diri pli pri kial ŝi volontulis, sed ŝia vivpartnero estas policano kaj oni povas facile konstati ke karieraj konsideroj kaj familiaj ligoj ofte plenumas rolon en la elektado de ŝerifo (elektiĝinte, nova ŝerifo rajtas anstataŭigi sian personaron). Preĝejoj estas gravaj ejoj por publikaj diskutoj en ĉi tiu parto de Usono, kaj ĉe unu el la multaj politikaj forumoj gastigitaj de preĝejoj - kiuj ĉiam komenciĝas per preĝo de la pastoro petanta ke Dio benu la kandidatojn - du vicoj de seĝoj estis okupitaj de policistoj, ĉeestantaj por subteni sian ĉefon, ŝerifo Lewis.

Ankaŭ prokurorojn oni elektas. Shaunté Washington, 36, estis vic-ĉefprokuroro ekde 2010, sub Robert S Smith, prokuroro ekde 2008, kiu kandidatiĝas por tria mandato. Ŝi ne kaŝas sian admiron pri Smith, kiun ŝi karakterizas kiel malferma al la civitanoj kaj kapabla trovi la ĝustan ekvilibron inter justeco kaj kompato. Ŝi nomis lian laboron misio, kiel tiu de pastoro, kaj diris ke ŝi estas tre kontenta kunlabori kun li. Tial estis tute nature ke ŝi disdonas broŝurojn en preĝejoj, kaj iras de pordo al pordo en la somera varmo por peti al civitanoj reelekti lin. Ŝi instigis al sia familio fari same kaj surglui afiŝojn. “Se Stanley Alexander venkos,” ŝi diris, “mi perdos mian postenon.”

Alexander, unu el la vic-ĉefprokuroroj de Misisipio, estis la sola rivalo de Smith en la primara balotado kaj tutforte kampanjis kontraŭ li. Shaunté Washington diris: “Alexander akuzas, ke ni estas malseveraj kun krimuloj. Tio estas tute malvera: ni petis kaj ricevis la mortopunon.” Temis pri James Hutto, juĝita kulpa pri murdo kaj mortkondamnita en 2013. Smith prezentis tiun kondamnon kiel rezulton de sia propra penlaboro: “Oni devas persvadi ĵurion iri ĝis tiu ekstremo kaj ekzekutigi iun, kaj tio ne estas facile farebla ĉar homoj havas moralan kredaron rilate al tio, ĉu iu devus esti ekzekutita.”

Elektita kiel kandidato de la Demokratoj, la prokuroro Robert Smith fanfaronis senĉese dum la tuta kampanjo pri sia rigoreco. Lia reklamo, kiu inundis lokajn ĵurnalojn, prezentis lian foton kaj la sloganon “La bilanco estas sia propra atesto” super bildoj de 30 konviktitaj krimuloj por kiuj li sukcese petis pli severajn kondamnojn. Hutto, aktuale en la mortovico, estis ĉe la supro. La reklamo finis per la vortoj “11 000 konviktojn kaj plu” - en kantono kun loĝantaro de 245 000.

Alexander akuzis, ke Smith estas submetinta al proceso nur ĉirkaŭ 100 kazojn, ke li ne petis sufiĉe severajn punojn, kaj ke li havas tro da kazoj ankoraŭ nejuĝitaj. “Mi jam ne povas toleri la krimon en niaj komunumoj” li diris en kampanja videofragmento, promesante esti senindulga, sed ankaŭ doni duan ŝancon al unuafojaj kulpuloj neperfortaj.

La diferenco inter la malgranda nombro da suspektatoj submetita al proceso de la oficistoj de Robert Smith kaj la granda nombro de konviktitoj reflektas la ĝeneralan funkcion de la justico en Usono: la plimulto de kazoj finiĝas per interkonsento inter la prokuroro kaj la defendisto pri la konvena kondamno se la suspektato deklaros sin kulpa, surbaze de intertraktado en kiu la prokuroro okupas pli fortan pozicion ol tiu de la defendisto (precipe kiam temas pri aliro al informoj)*. Dum jardekoj, ĉi tiu ĝenerale kritikata sistemo ludas gravan rolon en la kresko de la nombro de prizonuloj.

*  Vidu federala juĝisto Jed S Rakoff, ‘Why innocent people plead guilty’, The New York Review of Books, la 20a de novembro 2014.
’De subfinancataj lernejoj al superplenaj prizonoj.’

Lastan julion, prezidanto Obama alvokis al radikalaj reformoj de la usona kriminala sistemo kaj fariĝis la unua prezidanto kiu vizitis prizonon de la federacia registaro. En parolado al la Nacia Asocio por la Antaŭenigo de Kolorhaŭtuloj (National Association for the Advancement of Colored People, NAACP), li kritikis la “longan historion de maljusteco en la kriminala sistemo en Usono” kiu “en tro da kazoj [...] fine fariĝas dukto [kondukanta de] subfinancataj kaj neadekvataj lernejoj al superplenaj prizonoj.”

Je la nivelo de la ŝtatoj, kaj esence pro buĝetaj kialoj*, leĝoj por faciligi kondiĉan liberigon starigas dubojn pri la amasa malliberigo, precipe en Misisipio*. Je la nivelo de la federacia registaro, Respublikanoj kaj Demokratoj prezentis leĝprojekton al la senato kiu celas inversigi la kreskon de la nombro de prizonuloj per mallongigo de la minimuma kondamno por iuj deliktoj, kaj per faciligo de la liberigo de prizonuloj kiuj plenumas tro longajn kondamnojn, ofte pro drogrilataj krimoj. (Povus esti, ke ĝi estos aprobita frue en la nuna jaro.)

*  Hadar Aviram, ‘Cheap on Crime: Recession-Era Politics and the Transformation of American Punishment’, University of California Press, Oakland, 2015.
*  ’Justice reform in the Deep South’, The New York Times, Novjorko, la 18 de majo 2015.

Sed ĉi tiuj disvolviĝoj ankoraŭ ne atingis kantonon Hinds, kie la debatoj koncentriĝis pri ciferoj rilate al aferoj kiujn konis sole la kandidatoj. Smith estis kriminala defendisto kaj ofte defendis klientojn kontraŭ Alexander, tiama vicprokuroro. Tio estigis strangajn situaciojn: Smith akuzis, ke Alexander submetis unu el siaj klientoj al tro malsevera kondamno interŝanĝe por deklaro de kulpeco - alivorte, li estas malsevera kun krimuloj. (La kliento, akuzita pri murdo, akceptis la proponon faritan de Alexander de 25 jaroj da enprizonigo prefere ol riski ke la ĵurio kondamnu lin al vivdaŭra malliberigo.)

Ĉi tiaj argumentoj ŝajne konvinkis la voĉdonantojn. Je la 4a de aŭgusto, Smith gajnis la primaran balotadon de la Demokratoj kun 70% de la voĉdonoj, kaj festis kun amikoj kaj kolegoj, kantante la bluson - laŭ la misisipia kutimo - ĉe drinkejo en centra Jackson. Pro tio, ke neniu Respublikana kandidato sin prezentis kontraŭ li ĉe la ĝenerala balotado en novembro, li estis reelektita por tria mandato.

Granda homamaso ariĝis ĉe la sidejo de Mason en la nokto de la primara balotado: ĉeestis centoj da volontuloj kune kun reprezentantoj de lokaj amaskomunikiloj. Malfrue vespere estis konfirmite ke ŝerifo Lewis estas venkita. Unue anoncitaj estis la ŝtatnivelaj rezultoj. Fascinite, oni spektis dum Robert Gray, kamionisto, gajnis la primaran balotadon de la Demokratoj por guberniestro, venkante du spertajn politikistinojn malgraŭ tio, ke li nek kampanjis nek mem voĉdonis (li ne havis tempon). Estis ĝojego kiam oni anoncis la gajnon de Mason kun 53% de la voĉdonoj, kontraŭ 44% por Lewis kaj 3% por Thomas.

Kiel la oficiala Demokrata kandidato, Mason facile gajnis la ĝeneralan balotadon je la 3a de novembro, kun 72%, kaj tiel fariĝis la dua nigrula ŝerifo en kantono Hinds. Sendependa kandidato* Les Tannehill gajnis 19%; la Respublikano Charlotte Oswald gajnis 9%.

*  Sendependulo devas kolekti la subskribojn de 50 registritajn voĉdonantojn por kandidatiĝi por la ofico de ŝerifo, 100 por kandidatiĝi por prokuroro

Verŝajne, tamen, ne estos grandaj ŝanĝoj. De post la morto de Michael Brown - la afrik-usona adoleskanto mortigita de blankula policisto en Ferguson, Missouri, en 2014 - policaj perforto kaj rasismo estas ĉe la koro de la publika debato en Usono. Sed la kandidatoj en kantono Hinds evitis tiujn temojn kvankam ili ja interesas lokulojn: Charles Lewis, Montrell Williams, Keondra Rankin kaj aliaj havis multon por diri pri polica ĉagrenado - interalie, ke multaj policistoj konsideras ke esti nigrula aŭtisto estas delikto. Dum lia kampanjo, la junaj nigrulaj prezentistoj de loka televidoforumo demandis al Mason pri tio. Lia respondo klare montris ke li estas gardisto de la publika ordo kaj ne kontraŭrasisma aktivulo: “Se vi veturigas aŭton kaj vi estas haltigita de policisto, mi forte sugestas: mallaŭtigu la radion, elŝaltu la motoron. Kutime la policisto parolos al vi ĝentile. Plej malkonsilinde estas bruske respondi: ‘Kial vi haltigis min?’”.

Foje, tamen, la policisto ne estas ĝentila kaj la situacio fariĝas neregebla. La movado Black Lives Matter (la Vivoj de Nigruloj Gravas) kondamnas la multajn kazojn de senarmaj nigrulaj civitanoj pafmortigitaj de policistoj, kazoj kiujn la justico malofte prienketas. La prokuroro de kantono St Louis - kun jurisdikcio en Ferguson - estis kritikita pro tio, ke li ne adekvate prienketis la policiston kiu pafmortigis Michael Brown. La kazo finiĝis kun absolva verdikto. “Ferguson instruis al ni, ke en la elektadoj por gardistoj de la publika ordo, oni faras la plej fundamentajn elektojn” skribis John Nichols, kiu poste atentigis pri la “maloportuna politika vero” ke la “prokuroro de St Louis estas Demokrato*.

*  The Nation, Novjorko, la 26a de novembro 2014.

Raphaël KEMPF

Tiu artikolo estas tradukita el la angla “Justice by ballot” kiu aperis en la anglalingva januara eldono de Le Monde diplomatique, kaj estas mem traduko el la franca originalo; http://www.monde-diplomatique.fr/20...


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kia malfermo post la forigo de la sankcioj?

Blokita lando

HUMILIGITA per dek du jaroj da internaciaj sankcioj kaj defraŭdoj de publikaj fondusoj, kaj ankaŭ per la ĵusa falo de la petrolprezo, la irana loĝantaro estas elĉerpita. Tiom ke ĝi preskaŭ povus forgesi la atencojn kontraŭ la liberecoj kaj homrajtoj, la senĉesajn ekzekutojn de mort-kondamnitoj (830 inter januaro kaj novembro 2015, laŭ Amnestio Internacia), la silentigitan gazetaron, la regadon de la institucioj. Prioritato estas, por ĝi, la plibonigo de la ekonomia situacio.

Oficiale nur 19%, la senlaborec-procentaĵo laŭdire estas reale almenaŭ 30%. Post severa recesio en 2012 kaj 2013 (-7% kaj — 2%), la pliboniĝo ŝuldita al la elekto en 2013 de la prezidanto Hasan Ruhani (+3%) refalis en 2015. La iom-post-ioma forigo de la sankcioj esperigas por 2016 procenton de 3%. Sed la reeko povos esti pli malfacila ol atendite. Necesos rekrei retojn, elspezi monon, relanĉi la bankosistemon; unuvorte, refunkciigi blokitan landon. Kaj diversigi la ekonomion: petrolo konsistigas 50% de la buĝeto kaj 80% de la eksportaĵoj.

La tasko estos des pli malfacila, ke, sine de la establita gvidanta klaso, multaj profitis el la internaciaj sankcioj kaj intencas defendi siajn privilegiojn. Ili riĉiĝis en la importad-retoj, la kontrabandaj trafikoj, la mona nigra merkato kaj la senmoveblaĵoj. Dividita inter 10% da tre riĉaj homoj, tre malriĉigita mezklaso, kaj amaso da malriĉuloj, la irana socio funkcias nun je pluraj rapidumoj.

“La enspezoj de 70% de la loĝantaro draste malpliiĝis dum tiuj dek lastaj jaroj. La konsekvenco estis malaltiĝo de la manĝaĵ-konsumado je 26%, kaj eĉ duoniĝo de la lakto-konsumado”, indikas Saïd Leilaz, ekonomikisto proksima de la reformistoj, kiu instruas en la Tehrano-universitato. Atinginte pinton, inflacio iom malaltiĝis, sed oni daŭre devas, por butikumi, kunporti plenajn sakojn da rialoj.

Tuj post la interkonsento de la 14-a de julio 2015 pri atomarmiloj, optimismo-vento blovis tra la landon. Ĝi nun iom malfortiĝis. Ĉe la Komerca Ĉambro de Tehrano, oni rimarkigas, ke “Kvankam eksterlandaj delegacioj alvenas unu post la aliaj, oni restas ĉe la nivelo de intenco-deklaroj”. Surstrate, la eksterlandanoj estas tamen varme akceptitaj. “Welcome!” (Bonvenon!) kun rideto estas ĉiumomente adresita al ili.

Ĉe la pinto de la regantoj, streĉiteco estas perceptebla. La Plel Alta Gvidanto, ajatolo Ali Ĥamenei, ne perdas unu okazon kontraŭdiri la prezidanton Ruhani kaj memorigi, ke la forigo de la sankcioj ne signifas politikan malfermon. Lin subtenas movado de ekstrem-konservativuloj, kiuj nomas sin Delvapassane (“la maltrankviluloj”) kaj kiuj senĉese laŭte aŭdigas sin.

EN TIU KUNTEKSTO okazos, la 26-an de februaro, duobla baloto, kiu povus post iu periodo, modifi la kurson de la irana politiko: la parlamentaj elektoj kaj la renovigo de la asembleo de la fakuloj. La tasko de tiu asembleo, elektita por okjara periodo, estos konsili la Plej Altan Gvidanton kaj nomumi lian posteŭlon kiam li malaperos. La sanstato de ajatolo Ĥamenei, 76-jara, restas malfirma.

La moderaj reformistoj esperas gajni sidlokojn. Se la sindeteno ne estas tro alta, ili verŝajne gajnos poentojn, sed ne multajn. La Konsilio de la gardistoj (sub la aŭtoritato de la Plej Alta Gvidanto) ja havas kontrolrajton al la kandidatoj. “Ĉe la lasta parlamenta elekto la Konsilio rifuzis 60% de la kandidatoj. Ĉe tiu de la Asembleo de fakuloj, 70%. En iuj provincoj, la nombro de validigitaj kandidatoj egalis la nombron de sidlokoj”, memorigas Ali Vaez.

Laŭ tiu analizisto de la International Crisis group, la enhavo de la Parlamento verŝajne ne funde ŝanĝiĝos. En ĝi verŝajne troviĝos plimulto da moderaj reformistoj, sufiĉe granda proporcio da centristoj, malplimulto da radikalaj konservativuloj kaj eta grupo da reformistoj. Same pri la Asembleo de la fakuloj: la konsilio de la gardistoj zorgos, ke la Rafsanĝani*-tendenco, nun malplimulta, ne kresku laŭ signifa maniero.

*  S-ro Haŝemi Rafsanĝani, prezidanto de la Respubliko de 1989 ĝis 1997.

Kaŭzita de ekzekuto en Sauda Arabujo, la 2-an de januaro 2016, de la ŝijaisma altrangulo Nimr Al-Nimr, la nuna krizo kun Rijado verŝajne ne influos al tiuj balotoj. Sed la detruo, la saman vesperon, de la sauda ambasadejo en Tehrano, revekis maltrankvilon de la loĝantaro. La obsedo de plej multaj irananoj, kiujn oni povas pridemandi, estas troviĝi plian fojon akuzataj de la “internacia komunumo” - precipe de Okcidento — kaj esti konsiderataj fanatikuloj. Tiu popolo, tiom fiera pri sia pasinto, sia civilizo kaj sia kulturo, certa pri sia supereco kompare al la landoj de la Golfo (arabaj kaj sunaistaj), sentas sin perdita en putriĝanta ĉirkaŭaĵo. La Organizaĵo de la Islama Ŝtato hororigas ĝin; malgraŭ tio, multaj el ĝiaj anoj konsideras kun malfido la engaĝiĝon de sia lando en Sirio. Se la reĝimo havas laŭ ili avantaĝon, ĝi estas ebligi al Irano resti “insulo de stabileco”.

Florence BEAUGÉ


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Romaoj, forgesitoj de la postkomunisma transiro

En Rumanio, ĉiuj posedantoj... nu, preskaŭ ĉiuj

Pli ol dudek kvin jarojn post la falo de Nicolae Ceausescu, la restituado de la ŝtatigitaj loĝejoj senfiniĝas en Rumanio. La ŝtatinstancoj, kiuj elektis redoni la posedaĵojn anstataŭ monkompensi la posedintojn, elpelas la luantojn, inter kiuj ofte troviĝas Romaoj.

58 jaraĝa, S-ino Maria Ursu, luinto kiel ĉiuj siaj najbaroj, tre emociiĝis pro sia elpelado. La 15-an de septembro 2014 en Bukareŝto, la 25 familioj de la numero 50 de la strato Vulturilor estis devigitaj forlasi la senluksajn konstruaĵetojn, kiujn ili luprenis de la ŝtato de preskaŭ dudek jaroj. Granda aluminia ladego baras la aleeton, kie restas la memoraĵoj de tiuj Romaaj familioj.

En tiu populara kvartalo proksima de la urbocentro, la malaltaj kadukiĝantaj dometoj estas unu post la alia depostulataj de iliaj posedintoj. S-ino Ursu sciis, ke iun tagon ankaŭ ŝi devos foriri. Sed por iri kien? Per salajro de 800 leoj (180 eŭroj) tiu sociala helpanto neniam povis lui apartamenton je merkata prezo, des malpli aĉeti iun. Hodiaŭ la revo de ŝia generacio, iĝi posedanto, estas for. De pli ol unu jaro ŝi kaj iuj el ŝiaj najbaroj kampadas sur la trotuaro antaŭ iliaj eksloĝejoj. Iliaj barakoj estas kovritaj per banderoloj, kies sloganoj resumas la vetaĵon de ilia situacio: “Loĝejon, kiu ajn estas via gento”, “For la nemoveblaĵa mafio”.

La sorto de la loĝantoj de la strato Vulturilor montras per alia lumo la politikon nomatan “ĉiuj posedantoj” elektitan de la registaroj, kiuj regis post la falo de komunismo. Certe, Rumanio havas nun la plej granda proporcio de posedantoj en la tuta Eŭropo* Tiu rekordo kompreniĝas per la gravega parto de individuaj domoj en la kamparo, sed ankaŭ kaj ĉefe per la amasa vendado al luprenantoj de la apartamentoj, kiujn posedis la ŝtato. En la komenco de la 1990-aj jaroj, male al ĉiuj prognozoj, S-ro Ion Iliescu, la unua prezidanto de post-komunismo, permesis ilian vendon per tre interesa prezo. La komunumo de Bukareŝto asertas, ke 95% estis aĉetitaj de tiuj, kiuj okupis ilin. Sed la plej malriĉaj, inter ili la Romaoj, neniam havis tiajn rimedojn, kaj estas minacataj de elpelo.

*  En 2013, laŭ Eurostat, 95,6% de la mastrumoj estis posedantoj de sia loĝejo.

En 1948 la komunista reĝimo komencis ŝtatigan programon, kiu koncernis grandajn firmaojn, bankojn kaj ankaŭ loĝejojn. Oni taksas, ke pli ol 400 000 nemoveblaĵojn estis metitaj en la publikan havaĵon inter 1950 kaj 1989*. Post la falo de Nicolae Ceausescu, en 1989, la ŝtato trovis sin kun impona posedaĵaro. En Bukareŝto, la societo por konstruado, riparado kaj regado de loĝejoj (Icral)* devis regi ĉirkaŭ 450000 loĝejojn, ĉefe tiujn, kiuj estis ŝtatigitaj, sed ankaŭ la grandajn domegojn kun la tipa arkitekturo de la reĝimo de Ceausescu, konstruitajn de la ŝtato post 1975.

*  Parlamenta komisiono pri maljustaĵoj, 2000.
*  Tiu institucio regis la ŝtatigitajn havaĵojn dum komunismo. En 1989 ĝi ŝanĝis sian nomon al Administrado de la nemovebla fonduso (AFI).

De tiam la sinsekvaj registaroj alfrontis depostulojn de eksigitaj posedintoj. Post longaj hezitoj, kaj precipe sub la premo de Eŭropa Unio, la parlamento naskis en 2001 la leĝon 10. Malsame al aliaj landoj de centra Eŭropo, kiuj elektis sistemon de monkompensoj, Rumanio decidis redoni la havaĵojn al eksposedantoj aŭ iliaj heredintoj. Monkompenso limiĝis al okazoj, kiam redono ne plu eblas.

Iuj domoj vekas apetiton de konstruentreprenistoj

La leĝo 10 enhavis ian protekton por luantoj. La posedantoj, kiuj rehavis sian havaĵon, estis devigitaj konkludi kvinjaran kontrakton kun la luantoj. Tiu dispozicio devis lasi al ŝtatinstancoj tempon por reloĝi la luantojn. La teksto ankaŭ devigas la Administradon de la nemovebla fonduso (AFI) proponi anstataŭan solvon al elpelitoj. Sed la ŝtataj instancoj ne antaŭzorgis la restituojn kaj estas nun superokupitaj. Tiuj luintoj estas nun la forlasitoj de la postkomunisma transiro. Laŭ la aktivuloj, pluraj miloj da homoj estis elpelitaj en la Rumana ĉefurbo.

Oni pli bone komprenas la necertecon en kiu ili estas, kiam oni konas la atendodaŭron por akiri socialan loĝejon: en Bukareŝto ĉirkaŭ 10000 dosieroj amasiĝis, almenaŭ 3442 koncernas elpelitojn aŭ elpelotojn*. En tiu urbo kun 1,9 milionoj da loĝantoj, estas nur 1516 socialaj loĝejoj, ĉiuj okupitaj. La komunumo de Bukareŝto respondas, ke ĝi ne havas rimedojn por konstrui pliajn. Tio estas neakceptebla argumento por S-ino Veda Popovici, unu el la fondintoj de Komuna Fronto por Rajto al Loĝejo (FCDL) kreita en marto 2014: “Ne temas pri mono, sed pri prioritato. La urbodomo preferas refari la varmizolaĵon de la domegoj por logi ties balotontojn anstataŭ konstrui loĝejojn por la plej malriĉaj. Nur en demagogaj agoj kaj okazo de neevitebla devo, ĝi aĉetas novajn loĝejojn.” Tiel, kiam la historia urbocentro estis renovigita por turisma celo, la urbodomo reloĝigis centojn da loĝantoj de tiu kvartalo, iam populara kaj vivoplena, en socialajn loĝejojn de la periferio de Bukareŝto.

*  Fonto: urbodomoj de la distriktoj de Bukareŝto kaj AFI.

Siaflanke la registaro opinias, ke ĝi faris tion, kio estis necesa en 2015 per “2800 loĝejoj”, laŭ S-ro Cezar Soare, ŝtatsekretario ĉe la ministrejo pri regiona disvolviĝo kaj publikaj administrejoj. Tiuj diroj indignigas la aktivulojn. “Tio estas tute sensignifa rilate al bezonoj de la lando” respondas S-ro Victor Vozian, de FCDL.

Responde al petoj por daŭraj loĝejoj de la pelitoj de Vulturilor, la urbodomo de la 3-a distrikto proponis nur portempajn solvojn, ĉefe monhelpon de 900 leoj (200 eŭroj) por financi ses monatan luprezon ĉe individua ludonanto. Tiun helpon rifuzis iuj, tio, kion oni rekte riproĉas al ili: “Ĉu vi vere preferas restis en la strato?”, demandis al ili S-ino Carmen Ivanoui, direktoro de AFI, dum neformala kunveno. Tiun aludon, S-ino Mariana Otest ne volas ignori: “Mi serĉis apartamenton en la loĝeja merkato, ŝi asertas. Sed tuj kiam mi diras, ke mi estas Romaa, mi havas neniun esperon havi iun.” En la pelitaro, ĉiuj spertas senbridan rasismon, precipe, kiam temas pri loĝejo.

Jen alia ĉefa punkto de la lukto kontraŭ elpeladoj: la kvartalo Rahona-Uranus, malantaŭ la Domo de la Popolo. Inter la florbazaro, forlasita bierfabrikejo kaj ruĝbrikaj varejoj - freŝdate transformitaj al lokoj por arta kreado - pluraj belaj burĝaj domoj de la komenco de la 20-a jarcento estas en restituproceso. S-ino Cristina Eremia stariĝis kiel proparolanto de la Romaa komunumo. Tiu juna virino, kiu jam ĉeestis la elpelon de pluraj najbarinoj, kritikas la ŝtaton: “Oni demandas, kial la Ciganoj havas tian malbonan famon. Sed kiam ili integriĝis, oni forprenas iliajn loĝejojn! Iel la ŝtato mem kreas siajn proprajn eksterleĝulojn.”

Senskrupulaj aferistoj profitas la leĝajn mankojn pri la restituado. S-ino Eremia kaj ŝia edzo opinias, ke ili viktimiĝis de tio. En 2011 ili jam perdis sian La Bomba, ejon transformitan al Soci-kultura spaco, kiu animigis la kvartalon. Nun, ilia domo partigita kun kvar aliaj familioj estas minacata. Ĉiuj luantoj ekprocesis kontraŭ la eksposedanto. Tiu rimedo ebligas prokrasti la elpelon ĝis la fina juĝo. Por S-ino Eremia: “La problemo ne venas de la eksposedantoj, sed de la nemovableĵa mafio. La urbodomo liveras falsajn proprietajn atestilojn, kaj juĝistoj kaj prokuroroj pravigas la koruptitojn”. Ĉar la terenoj kaj domoj proksimaj al urbocentro ofte valoras milionojn da eŭroj kaj vekas la apetiton de konstruentreprenistoj.

Tiel, iuj advokatoficoj specialiĝis pri reaĉeto de la rajtoj de eksposedantoj. Tial, ke la restitua proceso estas tre longa, ĉi lastaj preferas akcepti monon anstataŭ atendi sian havaĵon kaj trakti la luintojn. Ekzemple, ĉe la 50 de strato Vulturilor, la domego estis akirita de Norvega aferisto antaŭ ol la luintoj estis elpelitaj.

Paradokse, multaj eksposedantoj ankaŭ plendas pri tiu “nemoveblaĵa mafio”. Jen S-ino Ghelber, kies familio apartenis al Rumana elita intelektularo. Instruisto de la franca en Parizo de 1976, ŝi neniam sukcesis rehavi la proprietrajtojn de la domo de sia patrino en Bukareŝto. Fakte la leĝo pri restituado kontraŭdiras antaŭajn dispoziciojn, precipe la leĝo 112 de 1995, kiu permesis al luantoj aĉeti per malalta prezo la loĝejon, kiun ili okupas. Jen la rezulto: la Rumanaj tribunaloj superpleniĝas de konfliktoj inter eblaj profitontoj de la restituoj kaj la luintoj, kiuj akiris la havaĵon.

Leĝo celanta favori la amikojn de la prezidanto

Jarojn post jaroj, S-ino Ghelber fine komprenis, ke ŝi ne luktis kontraŭ la taŭgajn homojn. La luanta familio, kiu ŝajne aĉetis ŝian domon estis fakte nomkaŝilo por S-ro Viorel Hrebenciuc. Tiu kulisulo de la Soci-demokrata Partio, proksimulo de S-ro Iliescu, fraŭduzis la leĝon 112 por kontraŭleĝe aĉeti multajn havaĵojn. Tiam multaj komprenis tion, kiel rimedon por prezidanto iliescu favori siajn politikajn amikojn ebligante ilin aĉeti malmultekoste la luksajn vilaojn, kiujn ili okupas. Nuntempe S-ro Hrebenciuc estas envolvita en kontraŭleĝa restituo de arbaro por domaĝo de 303 milionoj da eŭroj.

Li ne estas la sola. Multaj esploroj de la nacia kontraŭkorupta prokurorejo koncernas kontraŭleĝajn restituojn faritajn de membroj de la Nacia Instanco por Restituo de Posedaĵoj (ANRP). Ekzemple S-ino Alina Bica, eksĉefo de la kontraŭterorista prokurorejo kaj membro de ANRP, estas suspektata pri supertaksado de tereno kaj pagado de monkompenso de 62 milionoj da eŭroj al aferisto proksima de la regantoj. Tiel, ankaŭ la eksposedantoj estas viktimoj de tiu situacio. En Bukareŝto, el 43 155 restitupetoj faritaj en 2001, 16 548 daŭre atendas pritrakton.

Julia Beurq


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Burundo minacata de nesufiĉeco kaj de ambicio

Mortiga koktelo en centra Afriko

En unu jaro, la politika krizo en Burundo kaŭzis plurajn centojn da mortoj kaj dekmilojn da rifuĝintoj. Fine de januaro, la Unuiĝintaj Nacioj malkovris “alarmajn signojn” de kreskanta “etna dimensio” de la konflikto. Sub la efiko de ekonomiaj kaj politikaj faktoroj implikitaj, ne nur tiu eta lando, sed ja la tuta centra Afriko povus ekflamiĝi.

LA NUNA PRIPENSADO pri la regiono de la Grandaj Lagoj, kaj aparte pri Ruando kaj Burundo*, estas superdeterminita de pluraj ligitaj faktoroj: la memoro pri la genocido de tucioj de Ruando en 1994, kaj, je malpli alta grado, la memoro pri eĉ pli granda perfortaĵo: la milito, kiu ruinigis la Demokratian Respublikon Kongo (DRK) inter 1996 kaj 2002. La genocido kaŭzis proskimume 800 000 mortintojn; la plurnacia milito kiu sekvis en DRK, cirkaŭ tri milionojn — tio estas unu el la plej mortigaj konfliktoj depost la dua mondmilito.

*  Vd Pierre Benetti, “En Burundo, la radikoj de kolero”, Le Monde diplomatique en esperanto, junio 2015.

La ruanda krizo de 1994 kaj ĝiaj paroksismaj konsekvencoj trudis simpligitan vidon de la tiamaj eventoj, same kiel pri tiuj, kiuj okazas depost tiam en la regiono. Ĉio estas analizita laŭ maniero de verŝajna “historio-ripetiĝo”, kiu ne konsideras nuancojn, kaj sekve la eblecon taksi la realan sinsekvon de la faktoj. La evoluo de la situacio en Burundo depost 2015 povus estigi gravan malstabiligon de la regiono, kio postulas singardan observadon kaj prilumadon de ĝiaj konsistigaj elementoj. Tiu risko estas des pli serioza, ke multaj plej gravaj agantoj de la regiono havas intereson en la degenerado de la situacio.

La etnan faktoron, kiun cinike manipulas la burunda prezidanto Pierre Nkurunziza, oni devas senmistifiki. Ja, kvankam la historioj de Ruando kaj Burundo similas unu la alian, la du landoj pli similas falsajn ĝemelojn. La rilatoj inter la tucioj kaj hutuoj konstruiĝis ne sammaniere en tiuj du malnovaj reĝlandoj koloniitaj de Belgujo. Male al tio, kion lasas pensi la simpligitaj raportoj de la amasinformiloj kaj la politikaj manovroj en la Grandaj Lagoj, la tucioj kaj hutuoj ne konsistigas etnojn (Vd sube). Aliflanke, la sociaj lokaj strukturoj igis la rilatojn inter ambaŭ “ordenoj” malpli streĉaj en Burundo ol en Ruando.

En la tempo de sendependiĝo, komence de la 1960-aj jaroj, Ruando preskaŭ tuj falis en perforton inter tucioj kaj hutuoj, dum Burundo sukcesis, ne sen malfacilo, pluteni pacon. Ĝiaj malfacilaĵoj cetere larĝe devenis el la spektaklo montrita de la ruanda najbaro, kie la sinsekvaj amasmurdoj (1959,1961, 1963-1964) de la tuciaj “aristokratoj” fare de la hutuaj ekstremistoj kondukis iliajn burundajn samulojn alkroĉiĝi al la regado pro timo suferi la saman sorton.

La senkateniĝo de perforto venis pli el la kondiĉoj de la malkoloniigo ol el pura “interetna malamo”. En 1966, la burunda kapitano Michel Micombero renversis la monarĥion kaj la reĝo Ntare la 5-a fuĝis en Ugando. Kvankam tuĉio, Micombero estis precipe militista diktatoro, kiu kondukis inter 1966 kaj 1972 sendistingan represion. Lia ekstremismo rezultigis en 1972 kompleksan ribelon, kies agantoj estis loĝantaroj de Imbo, regiono en la burunda okcidento.

Laŭ Micombero kaj la tuciaj ekstremistoj kiuj ĉirkaŭis lin, tiu ribelado estis klare inspirita de la rasisma ideologio de la rubanda nyamwinshi (la “plimulta popolo”), kiu estis kondukinta komence de la 1960-aj jaroj la amasmurdadon de la tucioj de Ruando, prepare al la establo en Kigali de hutua registaro, eksplicite etna. Tio sufiĉis, por ke li ekfunkciigu la amasmurdadon de la burundaj hutuoj - kvalifikitan genocido fare de la transvivintoj-, kiu kaŭzis ĉirkaŭ 200 000 viktimojn. Tio, kion oni ankoraŭ nomas en la lando la “Ikiza” (la katastrofo)* enkondukis en Burundon kopion de la “ruanda viruso”, tio estas etna esencismo: la opona grupo, perceptata kiel enkorpigo de malbono, devas esti materie detruita. Sed tiu perfortemo estas reagema, kaj enskribita en la kolektiva konscio multe pli supraĵe ol en Ruando.

*  Vd Jean-Pierre Chrétien kaj Jean-François Dupaquier, Burundi 1972. Au bord des génocides, Karthala, Parizo, 2007.

La etna febro de Micombero cetere paradokse finiĝis: li estis renversita en 1976 de la kolonelo Jean-Baptiste Bagaza, mem tucio. Sub la eĉ pli modera reĝimo de lia posteulo Pierre Buyoya (ankaŭ tucio), liberaj kaj honestaj elektoj estis organizataj en 1993. Hutua kandidato, Melchior Ndadaye, transvivinto de la aIkiza, ricevis 65% de la voĉoj. Sed tiu klimat-pliboniĝo estis mallonga. La armeo, preskaŭ tute tucia, ne volis akcepti la transiron. Kvin monatojn poste, ĝi murdis la elektitan prezidanton, ekigante internan militon, kiu daŭris dek du jarojn kaj laŭdire kaŭzis 200 000 viktimojn.

Sed, ankaŭ tie, la diferenco kun Ruando persistas. La kontakto inter la malamikoj neniam estis rompita, kaj la milito finiĝis, ne kiel en Ruando per genocido sekvata de subpremego de unu el la du tendaroj, sed per intertraktita paco. La interkonsento de Aruŝo, subskribita en 2000, estis venko de racio.

Fidela al sia supraĵa vidado de la konfliktoj, kiuj fremdas al ĝi, la “internacia komunumo” ŝatas la tro simplajn solvojn. Ĝi ŝatas precipe la elektojn, sen konsideri, ke la partioj, kiuj ilin partoprenas, estas plejofte grupoj kun bazo regiona, etna, religia aŭ klana, kiuj donas malmulte da loko al la konstruo de veraj programoj. Tiuj surogatoj de demokratio kontentigas la monpruntantojn, pli interesatajn de la “paco”, kiu kreas kondicojn favorajn al la elfosado de krudaj materialoj, ol de fundaj solvoj, kies aplikado estus malfacila. Sed la socio kaj la ekonomio de Burundo estas de longe malsanaj. En 2005, je la fino de la konflikto, la lando elvokis prokrasto-bombon, portempe malfunkciigitan; la sociekonomiaj kialoj de la milito ne estis pritraktitaj.

La kerno de la ekonomia problemo troviĝas en la rilato inter la loĝantaro kaj la agrara demando. Eĉ, se tio ĝenas kelkajn ekonomikistojn (kaj kelkajn demografojn), ni ĉi tie frontas maltusan situacion. La denseco atingas 271 loĝantojn je kvadratkilometro, tio estas 2,3-oble tiu de Francujo. La tuta ekonomia aktivado estas bazita sur agrokulturo, kiu uzas tradiciajn metodojn plej neevoluintajn, primitivajn — kiel ekz la rastron-, ne praktikas la semo-selektadon kaj uzas tre malmulte da sterko. Rezulte, la malneta enspezo estas 282 dolaroj por unu kapo. Kun demografia kresko 3,8% jare, la loĝantaro estos 16 aŭ 17 milionoj en 2025. La denseco tiam estos 3,5-oble tiu de Francujo, en montetara regiono malmulte favora al kresko de la agrokulturaj rendimentoj.

De 2004, la enspezo por unu kapo regule malkreskas. Dum la agrokultura ekonomio stagnas, la rilato inter la plugebla surfaco kaj la loĝantaro daŭre malpliiĝas. En 1930, oni nombris 102 nutrendajn homojn por unu kvadratkilometro da plugebla tero; hodiaŭ tiu nombro sesobliĝis. Manko de paŝtejoj — kaj eĉ de nutraĵo, kaze de la kokidoj — estigas drastan redukton de la brutaroj. Dum la tridek lastaj jaroj, la nombro de bovoj 50% reduktiĝis, la kortobirdoj pasis de 3,5 milionoj al 600 000.

Nur la nombro de la kaprinoj, adaptitaj al pluvivo sur kia ajn teritorio, duobliĝis. Sed, se oni konsideras la historiajn precedencojn, kresko de la kaprina populacio ŝajne estas signo de malprospero. Ĝi ofte estas ligita al la ekologiaj disfaloj, inter kiuj la plej grava observiĝis post la konkero de Nord-Afriko fare de la arabaj triboj senditaj de la Kaliflando de Kairo. La magreba pejzaĝo ankoraŭ ne resaniĝis el tio.

Krome, depost la transira procezo iniciatita de la Aruŝo-interkonsento, inter 2000 kaj 2005, pli ol 500 000 rifuĝintoj revenis el Tanzanio. La plimulto el ili estas sen tero. La 2 miliardoj da dolaroj promesitaj en Ĝenevo fare de la Konferenco de la donacantoj, la 1-an de novembro 2012, estas nur provizora paliativo. Burundo ne povas transvivi sen gravaj tumultoj kun primitiva agrokulturo kuplita al tre alta demografia kresko-kvoto.

Sur la politika kampo, la Aruŝo-paco, malgraŭ ties tujaj meritoj, semis ĝermojn de la nuna krizo. En unua periodo, Kongreso el 151 deputitoj elektis s-ron Nkurunziza, la ĝeneralan sekretarion de la Nacia Konsilio por la defendo de demokratio - Fortoj por defendo de demokratio (CNDD-FDD), prezidanto, per 91,5% de la voĉoj. La CNDD-FDD estis partopreninta la batalojn kaj akirinta certan militistan prestiĝon dum la interna milito. Ĝi ĉefe montris bonan kapablon akordiĝi, tiel kun siaj tuciaj malamikoj, kiel kun siaj hutuaj rivaloj. Kaj ĝi sukcesis starigi bonajn ritalojn kun la “internacia komunumo”.

Tamen, kvankam disponanta pri atutoj, ĝi ne sciis — aŭ ne volis — uzi ilin, precize pro la ekonomia problemo. La tuta postkonflikta pejzaĝo estis dominata de la neceso supervivi. En ĉirkaŭaĵo de kreskanta konkurenco, nur la ŝtato havis kapablon helpi la loĝantaron, kiu povis kalkuli nek pri industrio, neekzistanta, nek pri sendependa komerco. En la internacia lingvaĵo, oni nomas tion korupto. En lokaj terminoj, temas pri kreado fare de la registaro de klientismaj retoj por la pluvivo*. La 69,4% de voĉoj ricevitaj de la prezidanto okaze de sia reelekto la 21-an de julio 2015 respondas verŝajne proksimume al la profitantoj de la “demokratio laŭ Nkurunziza”; la viro cetere neniam kaŝis sian tre personan komprenon de la politiko.

*  Vd Christine Deslaurier, Un monde politique en mutation: le Burundi à la veille de l’indépendance, Doktoriĝa disertacio prezentita ĉe la universitato Paris-I, Parizo, 2002.

Unu jaron post la parlamentaj elektoj de aŭgusto 2006, la CNDD-FDD jam provis elimini siajn rivalojn inventante provaĵon de puĉo, kiu ebligis al ĝi kulpigi amason da diversaj personecoj: la eks-prezidantojn Domitien Ndayizeyze (hutuo), kaj Pierre Buyoya (tucio), la fondinton de la CNDD Léonard Nyangoma (hutuo), la ĉefon de la tucia ekstremisma grupo Solidarité des Jeunes pour la démocratie (Sojedem) Deogratias Niyonzima, kaj eĉ la moderan hutuon Pancrace Cimpaye.

La speciala sendito de la Unuiĝintaj Nacioj Nureldin Satti, sperta kaj tre ĝentila sudana diplomato, estis petita ne interveni, sub minaco de elpelado. Tiu konstruaĵo estis tamen tiom senbaza, ke ĝi finfine disfalis de si mem. Sola propeka kapro, la respondeculo de la Fortoj naciaj de liberigo (FNL) Alain Mugabarabona estis kondamnita je dudekjara mallibereco en januaro 2007. Li kulpis pri nenio, ĉar ne ekzistis komploto. Sed la “internacia komunumo”, nome de la ‘paco je kiu ajn prezo’, preferis rigardi aliloken, ne komprenante, ke ĝi tiel konfirmis la CNDD-FDD en sian deliron: ĝia venko donis al ĝi blanketon por agi laŭplaĉe.

En tiu klimato okazis la parlamentaj kaj prezidantaj elektoj de majo 2010. Estis triumfo de la CNDD-FDD, kun 64% de la voĉoj. Tiun sukceson klarigas ankaŭ la handikapoj de ĝiaj kontraŭuloj. La FLN, kiu ricevis nur 14,25% de la voĉoj, estis la armita branĉo de la malnova ekstremisma hutua partio Palipehutu, naskita sekve de la Ikiza de 1972. Ili rifuzis la Aruŝo-interkonsenton kaj rolis kiel la “malbonulo”. La Unio por la nacia progreso (Uprona), siaflanke, ricevis nur 6,25% de la voĉoj; ĝi pagis la fakton, ke ĝi estis la ununura partio de 1966 ĝis 1990. Kun nur 5,40% de la voĉoj, la Fronto por demokratio en Burundo (Frodebu) konfirmis ruiniĝon komenciĝintan dum la milit-jaroj. Naskita kun la plurpartiismo en 1990, ĝi estis kontribuinta al la elekto de la prezidanto Ndadaye en 1993.

Fronte al malfortaj kontraŭuloj, profitante el cirkonstanca alianciĝo kun la Uprona, la CNDD-FDD havas tiam kvazaŭ plenan monopolon pri la politika vivo. Ĝia maldemokrata sinteno ne zorgigas la grandan plimulton de la hutuaj kamparanoj, por kiuj nur enkalkuliĝas la kapableco de la prezidanto “helpi” la homojn. Ludante tiun karton maksimume, la ŝtatestro aparte allogas tiujn de la regionoj Ngozi kaj Kayanza. Li estas juna, bone ludas futbalon (li estis instruisto pri gimnastiko), li estas fervora evangeliista kristano kaj li iras kiel eble plej ofte en provincojn por inauguri etajn socialajn projektojn (sanigejoj, lernejoj, kooperativojn), kiuj malmulton ŝanĝas en la ekonomia situacio, sed kiuj estas videblaj kaj ebligas al la homoj renkontiĝi kaj diskuti. Ne gravas se la politika kampo fermiĝas, se la inform-libereco estas minacata, se oni regule anoncas murdojn de oponantoj kaj se la mekanismoj starigitaj de la Aruŝo-pacinterkonsento estas detruitaj.

Kiam, la 25-an de aprilo 2015, s-ro Nkurunziza anoncas sian decidon kandidatiĝi por 3-a mandato, malrespektante la Konstitucion, li estigas puĉprovon fare de la generalo Godefroid Niyombare, la 13-an de majo. La komploto malsukcesas ene de kvardek ok horoj, larĝe ĉar la “demokrata puĉisto” subtaksis la subtenon, kiun ĝuas la “demagogadiktatoro”, samtempe en la armeo kaj en sia voĉdonantaro. S-ro Niyombare devas fuĝi en Ruandon kaj la lando baldaŭ enfalas en neintensan internan militon. La precize celitaj murdoj kaj la atakoj al militistaj establaĵoj multiĝas dum la dua duono de 2015. En novembro 2015, la registaro rekonas, ke estis 130 mortintoj depost julio, sed la opozicio asertas ke la nombro estas 530. Depost tiam, ne plu estas nombrado, sed la UN elvokas ekziston de komunaj kadavrejoj. La kontestado organiziĝas precipe en la urbaj zonoj, kie la klientismo estas malpli peza ol en kampara medio.

Demando tuj aperas: ĉu la burunda ĥaoso povos resti entenata enkadre de la naciaj limoj, aŭ ĉu ekzistas risko de superbordiĝo? La eventoj de ĉi-lastaj semajnoj estas ja zorgigaj. Longa kaj ruiniga, la milito de la 1996-2002-aj jaroj en DRK neniam tute finiĝis*. La provincoj Nord- kaj Sud-Kivuo restas eksplodemaj regionoj, kie plej eta incidento povas estigi ĝeneralan konflikton. Oficiale retiriĝinta siajn trupojn el DRK, Ruando manipulas tribajn milicojn, kiuj helpas ĝin kontraŭleĝe ekspluati minejajn resursojn kaj kiuj superrigardas la gerilojn de la Demokrata Fronto por Liberigo de Ruando (FDLR en la franca), devenanta de la eksa hutua genocida registaro de 1994 kaj transvivinta en konga teritorio. Kigali disponas pri sia propra “konga” milico, la M23, kiu estas nun retiriĝinta ĝis Sud-Sudano, lando mem putriĝanta. Ĝia landlimo kun la Centr-Afrika Respubliko, malbone kontrolata, estas trairata de diversoriginaj individuoj, inkluzive tiujn de la Rezisto-Armeo de la Sinjoro, grupo de religie inspiritaj krimuloj.

*  Vd Africa’s World War. Congo, the Rwandan Genocide, and the Making of a Continental Catastrophe, Oxford University Press, Nov-Jorko, 2009.
Milito-bruo ĉe la landlimo

IOM PLI SUDE, la etno-islamisma Aliancitaj demokratiaj Fortoj — Nacia Armeo por Liberigo de Ugando (ADF-NALU), bazita en DRK kaj subtenata de la registaro de Ĥartumo, regule atakas Ugandon, sen ke la kongolanda registaro faras ion ajn por kontraŭi tion. Kinŝaso kompreneble “bedaŭras” oficiale tiujn batalojn kaj pretendas, ke ĝi klopodas ĉesigi ilin. Reale, la prezidanto Joseph Kabila, interkonsente kun Ĥartumo, kontentas vidi siajn kontraŭulojn el orienta Afriko ĝenataj de multege da etaj lokaj konfliktoj, kiuj, sen vere endanĝerigi ilin, daŭre ilin malfortigas kaj “nebuligas” ilian internacian bildon. Kinŝaso kaj Kampalo estas en konkurenca pozicio por la ekspluatado de la petrolo de la Lago Alberto, sur ilia komuna landlimo. La prezidanto Kabila estas bone lokita por koni la ligilojn inter siaj ruandaj malamikoj kaj siaj ugandaj malamikoj, ĉar li mem estas eksoficiro de la ribela movado Rassemblement congolais pour la democratie (RCD), kiun Ugando kaj Ruando subtenis kiam ili provis konkeri la ŝirpecojn de tio, kion oni ankoraŭ nomis Zairo, meze de la 1990-aj jaroj.

Resume, nestabileco regas sur linio, iranta de la landlimo inter la Centr-Afrika Respubliko kaj Sud-Sudano ĝis Sud-Kivuo kaj la bordoj de la lago Tanganjiko. Tio ne estas vere zono de tempesto sed almenaŭ de fortaj ventopuŝoj, kie la ŝtatoj regadas pli teorie ol praktike: escepte en la ĉefurboj, la centrafrika Respubliko, la Sud-Sudano, Burundo kaj la DRK ne disponas la armeajn kaj policajn rimedojn por apliki realan aŭtoritaton. Ugando kaj Ruando, siaflanke, malfacile strebas regi sian periferion.

Ĉiuj landoj de la regiono estas, pro diversaj kialoj, grave malfortigitaj. En centrafrika Respubliko, la interna milito, kiun Francujo antaŭnelonge ĉesigis, ne lasis sian lokon al stabila situacio, kaj la franca “patrono” restas en necerta situacio: kiam kaj kiel ĝi povos retiri siajn trupojn? En Sud-Sudano, la interna milito, kiu komenciĝis en decembro 2013, iom post la sendependiĝo, estas supozata trovi sian solvon en la pacinterkonsento subskribita en aŭgusto 2015 en Adis-Abebo sub la aŭspicio de la Interregistara Aŭtoritato por Disvolviĝo (angle: IGAD). La aplikado de la interkonsento komenciĝis, sed ĝiaj ŝancoj sukcesi estas malgrandaj. La bataloj, kiuj neniam vere ĉesis, povas ĉiumomente rekomenci.

Promociita de la Afrika Unio al la rango de regiona patrono, la uganda prezidanto Yoweri Museveni, kiu regas de tridek jaroj, ne bezonas siaflanke perforti la Konstitucion por rekandidatiĝi al la prezidantaj elektoj de ĉi-jaro: li jam modifis ĝin en 2005 por liberiĝi el ĉia limigo de la mandat-nombro. S-ro Paul Kagamé, lia eksa oficiro pri sekreta informado fariĝinta prezidanto de Ruando, ĵus same faris en Kigali, per bone organizita referendumo; li restas protektita de la aŭreolo de sia milita venko de 1994 kontraŭ la genocidfarintoj. En Kinŝaso, s-ro Kabila ŝatus fari similan operacion, sed li ne regas sian Parlamenton same bone kiel s-ro Museveni, kaj li ne kapablas ĉantaĝi, kiel faras s-ro Kagamé, pri la temo: “Estas mi aŭ la ĥaoso”.

Por la prezidanto Kabila, necesas do zigzage navigi. Kaj tie, la konstitucio-perfortado de lia samrangulo Nkurunziza povas lin servi. En decembro 2015, la konga armeo ja arestis en Kivuo batalantojn burundajn, ruandajn kaj kongolandajn, ĉiujn eksmembrojn de la M23, venintajn de Ruando kaj survoje al Burundo. Temas laŭdire pri deko da homoj taskitaj varbi agitantojn por malstabiligi s-ron Nkurunziza. S-ro Kabila, sen esti respondeca pri io ajn, povas do uzi gravan elementon por silentigi sian internan opozicion. Tiu ĉi malfacile povos loki la debaton sur la terenon de konstitucia manipulado, se militaj bruoj aŭdiĝas ĉe la ruanda landlimo. Tio estas la sola sufiĉe grava minaco por silentigi la kritikojn kaj pravigi urĝo-staton, kiun multaj opoziciuloj estus devigitaj akcepti, por ne vidi sian patriotismon suspektata.

Ankaŭ la ruanda prezidanto povas trovi intereson en la malboniĝo de la situacio en Burundo. S-ro Nkurunziza ĉiurimede provas etnigi la konflikton, akuzante la tuciojn esti subtenantoj de la ribelo — dum ĉiuj ribelantoj estis hutuoj, eksaj kompanoj de s-ro Nkurunziza mem. Sed lia samrangulo el Kigali, kiu revas restarigi en Burundo la tucian reĝimon, kiun li restarigis en Ruando antaŭ dudek jaroj, hodiaŭ subtenas la burundan ribeladon.

La batalantoj arestitaj en Kivuo estas membroj de lia movado, la M23, kiuj deklaras sekvi s-ron Alexis Sinduhije, burundan tucian fuĝintan politikiston. Same kiel estis la generalo Jean Bikomagu, eksa stabestro de la burundaj armeoj, fariĝinta moderulo, murdita la 15-an de aŭgusto fare de “nekonatoj”. S-ro Kagamé, kies aŭtoritatemaj metodoj pli kaj pli ŝokas la “internacian komunumon”, bezonas iom da perforto por deturni la atenton, precipe se tiu perforto alportas, tra la amasinformiloj, ektremojn — tre verŝajne troigitajn — pri “genocido”.

Senkatenigi etnajn malamojn estas elprovita recepto por atingi la regpovon en la regiono de la Grandaj Lagoj. La prezidanto Museveni, taskita de la Afrika Unio solvi la krizon en Burundo, dum li mem ignoris la limojn de la prezidanta mandato en Ugando, ne disponas pri la necesa morala kaj politika aŭtoritato. Sekve, li preskaŭ ne agas. Kaj, dum li ne agas, la perforto kreskas, en politika kunteksto, kie la strukturaj misfunkcioj havas pli da profitantoj ol da kontraŭantoj. La lastan fojon, kiam samspecaj taktikaj kalkuloj okazis en la regiono, en 1996, tio rezultigis tri milionojn da mortintoj.

Gérard PRUNIER

La mito de la hutuoj kaj de la tucioj

HISTORIISTOJ kaj sociologoj abunde montris, ke la tucioj kaj la hutuoj ne konsistigas tribojn aŭ etnojn: ili ne devenas de malsamaj teritorioj; ili havas saman lingvon, saman kulturon kaj samajn religiajn referencojn. Ankaŭ ne temas pri kastoj, ĉar la miksitaj geedziĝoj estis ĉiam oftaj.

La vorto la plej adaptita estas do “ordenoj”, kun la signifo kiun ĝi havis antaŭ 1789. Sed se oni pensas pri Eŭropo de antaŭ la franca revolucio, oni vidas, ke la ordenoj organizis tie tre grandan diversecon de rilatoj, samtempe inter siaj membroj kaj unu kun la aliaj. En Ruando, la neformala kontrakto patrono-kliento, la ubuhake, estis tre severa, ĉar ĝi donis al la amaso da hutuaj kamparanoj statuson proksiman al servuteco. En Burundo, la kontrakto ubugabire enkondukis pli tolereblajn rilatojn: la laboro estis nekonstanta kaj estis senmona interŝanĝo ( ekzemple laboro kontraŭ la uzo de la brutaro).

Alia granda diferenco: la ruanda reĝlando larĝe uzis kiel rimedon militon. Ĝi estis tiel konstante en konflikto kun siaj najbaroj, la reĝlandoj de Nkore (en la nuna Ugando), de Karagwe (en la nord-okcidento de nuna Tanzanio) kaj de la Kivuoj (en Kongo). Ruando estis kvazaŭ la Prusujo de la regiono, ne Bavarujo. Burundo montriĝis multe pli pacema sed devis defendi sin fronte al Ruando. Krome, dum en Ruando la reĝa dinastio estis klare identigita al la tucioj, en Burundo la monarĥa dinastio Garwa estis konsiderata nek tucio nek hutua, sed kiel aparta grupo, kiu enkorpigis la nacian identecon.

G. PRUNIER

La netrovebla paco — Kronologio

1960. Sendependiĝo de Kongo.

1962. Sendependiĝo de Burundo kaj Ruando.

1963. En Ruando, amasmurdado de tucioj fare de la hutuaj regantoj.

1965. Murdo de la hutua ĉefministro de Burundo, Pierre Ngendandumwe.

1972. Amasmurdado de tucioj en la sudo de Burundo. Subpremo kaj ekzilo de centmiloj da hutuoj.

1973. Puĉo de la hutua generalo Juvénal Habyarimana en Ruando. Amasmurdado de tucioj.

1986. Armea puĉo portas al la regposteno s-ron Yoweri Museveni en Ugando.

1-a de oktobro 1990. Armea ofensivo de la Front patriotique rwandais FPR (Ruanda Patriota Fronto) de s-ro Paul Kagamé, el Ugando.

1993. En Burundo, elekto en junio de la hutua prezidanto Melchior Ndadaye, kiu estas murdita la 21-an de oktobro. Komenco de la interna milito. Interkonsentoj de Aruŝo inter la ruanda registaro kaj la FPR.

1994, 6-a de aprilo. La prezidantoj Habyarimana (Ruando) kaj Cyprien Ntaryamira (Burundo) mortas pro atenco. Aprilo-julio: genocido de la tucioj en Ruando. Forpelante la genocidfarintojn, la FPR prenas la regadon.

1996-1997. Invado de Zairo fare de la ruanda armeo, kiu postĉasas la genocidfarintojn, ekigas la unuan Kongo-militon. Ĝi finiĝas per renverso de Joseph Mobutu fare de Laurent-Désiré Kabila.

1996. S-ro Museveni gajnas la prezidantan elekton en Ugando. Li estas reelektita en 2001, en 2006 kaj en 2011.

1997. Zairo fariĝas la Demokrata Respubliko Kongo (DRK).

1998-2002. Dua Kongo-milito, ekigita de ribelado en la provinco Kivuo. Ses landoj partoprenas en ĝi: DRK, Namibio, Angolo, Zimbabvo, Ruando kaj Ugando.

2000. S-ro Kagamé estas elektita prezidanto de Ruando. Reelektita en 2003 kaj en 2010. La burunda registaro, la opozicio kaj la ribelantaj trupoj subskribas la interkonsenton de Aruŝo, kiu finas la internan militon kaj metas la bazojn de reveno al plurpartia demokratio.

2001. S-ro Joseph Kabila sukcedas al sia murdita patro. Li estas elektita prezidanto en 2006, kaj reelektita en 2011.

2005. Liberaj plurpartiaj elektoj en Burundo. S-ro Pierre Nkurunziza fariĝas prezidanto.

2010. S-ro Nkurunziza estas reelektita okaze de baloto kontestata kaj sekvata de perfortaĵoj.

2015. 26-a de aprilo. En Burundo, komenco de manifestacioj kontraŭ la kandidatiĝo de s-ro Nkurunziza por tria mandato.

13 ĝis 15-a de majo. Puĉo-provo.

21-a de julio. Kontestata reelekto de s-ro Nkurunziza. Manifestacioj, perforta represio.

12-a de novembro 2015. La rezolucio 2248 de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj petas starigon de dialogo en Burundo.

18-a de decembro. La Afrika Unio proponas al Bujumburo kreadon de afrika Misio de prevento kaj protekto en Burundo, kiu estas rifuzita.

23-a de decembro. La opozicio kreas la Respublikajn Fortojn de Burundo (Forebu).


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Retrovante la fadenon

LA DEMOKRATIO estas embarasanta la elitojn, kiuj tradicie regis la landojn de Sudameriko. La lastajn dek kvin jarojn sinsekvaj balotadoj konservis registarojn sindevigantajn plibonigi la vivrimedojn de la popolaj klasoj, alportante avantaĝojn al ĉirkaŭ 60% el la loĝantaro de la kontinento. Kaj, fakte, la vivo iĝis pli bona, la malriĉeco mildiĝis kaj la socialaj indikiloj montras la rezultojn de publikaj politikoj pli efikaj por plenumi la bazajn necesojn de la socia plimulto.

La civitana mobilizado, subtenita de la apero, ene de la civila socio, de multaj organizaĵoj, sindikatoj kaj societoj por la defendo de rajtoj, rezultigis ŝanĝojn — pere de balotado — ĝis tiam neimageblajn.* Novaj popolaj registaroj instaliĝis, kaj en pluraj landoj konstituciaj procezoj reskribis iliajn konstituciojn, tien registrante novajn rajtojn.

*  Wanderley Guilherme dos Santos, “A universalização da democracia” (La universaligo de la demokratio). In: Maria Victoria Benevides; Paulo Vannuchi; Fábio Kerche (org.). Reforma política e cidadania (Politika reformo kaj civitaneco). 1-a eld. São Paulo: Fundação Perseu Abramo, 2003, v.1, p.33-43.

Tiu tiel nomata “rozkolora ondo” de reformisma maldekstrularo* ebligis la starigon de regiona bloko, la Unio de la Sudamerikaj Nacioj (Unasul), kiu vetas pri multeflanka mondo, kun pli da integriĝo inter la landoj-membroj, kaj pli da aŭtonomio kontraŭ la superrego de la nordamerika imperio en la regiono. Plurfoje en tiu periodo Unasul kapablis efektive agi: ĝi baris klopodojn celantajn puĉojn, ekzemple de Venezuelo kaj Ekvadoro, evitigis armitan konflikton inter Kolombio kaj Venezuelo; diplomatie ĵetis dubon pri la aktivigo de la 4-a Floto de Usono por patroli la marojn de Suda Atlantiko, inter aliaj iniciatoj.

*  Samuel Pinheiro Guimarães, palestra no I Seminário Latino-Americano de Saúde (parolado en la unua Latinamerika Seminario pri Sano), Brasília, dez. 2015.

La streboj al pli da regiona aŭtonomio intensigis la komercajn interŝanĝojn inter la landoj-membroj kaj revigligis disvolviĝemajn naciajn projektojn, en kiuj la aktivigo de la enlanda merkato kaj la industriigo okupas elstaran lokon. Krom la Banko de la Sudo, kreita por financi la starigon de la regiona infrastrukturo, ekestis zorgo igi pli atingebla kaj aktiva la integriĝon de la produktivaj ĉenoj de la landoj-membroj.

La penado por akiri la naturajn havaĵojn, la grandan riĉaĵon de la kontinento, estas entenita en la strebado por modeloj de disvolviĝo. La naciigoj de la petrolo kaj la reakiro de la enspezoj, kiujn ĝi disponigas, por publikaj celoj ebligis krei novajn publikajn politikojn. Tiuj naciigoj okazis en Venezuelo (2002), Bolivio (2006), Ekvadoro (2006), Argentino (2010) kaj ankaŭ en Brazilo, per la regularo por la ekspluatado de la “pré-sal” (rezervoj sub la oceana terkrusto) kaj la estigo de la Sociala Fonduso el Pré-Sal (2010). La reakiro de la enspezoj el la vendo de petrolo estis decida por redukti la malriĉecon.

Alia grava fronto en disputo estas la traktatoj por libera komerco, kiuj helpas la importitajn produktaĵojn kaj sufokas la lokan produktadon. En 2005 landoj de Sudameriko diris ne al la Areo de Liberkomerco de Ameriko (ALKA). Tio, kio devus fariĝi la plej granda ekonomia bloko de la planedo, estis rifuzita, devigante la ekonomiajn potencojn ŝanĝi sian strategion.

Nek Usono, nek la grandaj transnaciaj akciaj kompanioj, speciale tiuj ligitaj al la ekspluatado de petrolo (hodiaŭtempe sub la regado de la potencaj agentoj de la financa sistemo), aprezis tiajn iniciatojn, kiuj limigis iliajn gajnojn kaj la “liberecon” por la merkato fari ion ajn laŭ sia volo en tiu mondoparto.

Antaŭ tiu nova kunteksto, diversmaniere Usono kaj la “merkato” startigis potencan politikan kaj amasinformilan aparataron por kontraŭbatali kaj skui tiujn registarojn kontraŭajn al iliaj interesoj.

Tamen la ekonomia konjunkturo estis favora al la ekonomio de la landoj en la regiono, kio donis impeton al tiu ciklo, en kiu harmoniis antaŭenigoj kaj de la demokratio kaj de la distribuado de riĉeco. La komenco de la 21-a jarcento estis markita de la leviĝo de la prezo de la krudaj materialoj* (petrolo, ercoj, greno ktp) pro tio, ke ekzistis favora postulado, antaŭenigita de la altaj kreskindicoj de Ĉinio. Kun kreskanta enspezado el la eksportoj kaj altiĝo de la publikaj enspezoj el la impostoj, la novaj registaroj de Sudameriko estis favorataj de tiuj prosperaj tempoj por krei politikojn celantajn la plej malriĉajn, sen efektivigi strukturajn ŝanĝojn, ekzemple de la imposta reformo. Aparte en Brazilo la administrado de Lula (2003-2010), post fiska reĝustigo en la unua jaro de sia mandato, montriĝis kiel registaro alportanta avantaĝojn al ĉiuj, de la bankistoj ĝis la plej malriĉaj civitanoj.

*  Anglalingve en la originalo: commodities.

En 2008, pro la fiasko de la internacia financa sistemo, al kiu devis helpi la centraj bankoj de la koncernaj landoj, ŝanĝiĝis la scenaro. Pluraj registaroj de eŭropaj landoj kaj Usono konvertis la privatan ŝuldon en publikan ŝuldon por helpi siajn privatajn bankojn, sed sin trovis antaŭ ne pagebla ŝuldo ĉe tiu sama privata financa sistemo, al kiu antaŭe ili helpis. Siavice tiuj bankoj montris havi nenian dankemon pro la ricevita helpo de publikaj fondusoj. Ili trudis pere de multeflankaj institucioj sub sia rego strukturajn adaptojn, kiuj profunde suferigas la societon de tiuj landoj. Por garantii la pagon de la ŝuldo, la registaroj devis malpliigi la elspezojn por la sociala politiko, salajroj, sociala asekuro, kaŭzante senlaborecon kaj malriĉecon. Transe de la senprokrasta pago de la ŝuldo, tiuj politikoj de reordigo havas celon ne publike konfesindan: ili direktiĝas al malaltigo de la kosto de la laborforto. Pretekste de pli efika internacia konkurado de la entreprenoj, nepras malaltigi la kostojn de la faktoroj de produktado, speciale la koston de la salajroj.

Grekio, Hispanio, Portugalio, Italio inter aliaj eŭropaj landoj estis devigataj engluti la amaran pilolon de la recesio truditan de la plej grandaj internaciaj bankoj pere de Internacia Mona Fonduso, de Eŭropa Centra Banko kaj de Eŭropa Komisiono. La liberala doktrino ripetas la postuladon de la Vaŝingtona Interkonsento, kiun multaj homoj kredis dekadenci, sed kiu reaperas kun plenaj fortoj kaj trudas al tiuj landoj la saman recepton de la reordigoj jam truditaj al la landoj de Latinameriko en la 1980-a jardeko. La kreskado de la mondo komencas malakceli, precipe pro la reduktado de la ĉina kreskado. La postulado pri la krudaj materialoj falas, kaj kune kun la falo de la mendado venas la falo de ties prezoj. De post pli ol jardeko profitanta altajn prezojn Sudameriko devas draste limigi la elspezojn.

En 2011 la registaro de Brazilo komencis uzi kontraŭciklajn rimedojn por fronti la malaltiĝon de la tutmonda ekonomia kreskado. La objektivo estis plifortigi la enlandan merkaton kaj zorgi pri la valoro de la salajro kaj la plena dungiteco. Venis la fino de la periodo de la belaspektaj kaj grasaj bovinoj kaj la ludo, laŭ kiu ĉiuj ĉiam venkas kaj neniu sektoro estis punita pro avantaĝo de alia.

En tiu sama jaro la brazila registaro forte malaltigis la indikilon pri la financado de la interbanka merkato por unutaga operacio (SELIC), postulis pere de publikaj bankoj limigon de la interezoj ĉe la konsumantoj, fiksis administraciajn prezojn, etendis la krediton, instigis publikajn investojn ktp. Transe zorgi pri la rento kaj la dungiteco de la plimulto, entute tiuj iniciatoj bildigis disvolviĝeman nacian politikon, kun elstara rolo de la ŝtato, speciale de la Nacia Banko por la Sociala kaj Ekonomia Disvolviĝo (BNDES) firmigante kelkajn strategiajn produktivajn ĉenojn, kiel oleon kaj gason, naftan industrion, ŝipkonstruadon. Politiko kontraŭa al la interesoj de la financa sistemo kaj de la internacia kapitalo. Je la unua fojo la gvidado de la ekonomia politiko ne koincidis kun la interesoj de la financa sistemo kaj de la grandaj akciaj kompanioj.* La kontraŭciklaj rimedoj reduktis la gajnojn de la privata financa sektoro kaj de la grandaj akciaj kompanioj, firmigis la rolon de la ŝtato kaj signalis faktoron de risko al tiuj entreprenistoj. Ili rimarkis, ke ili ne plu kontrolis la ekonomiajn politikojn, kaj tio ne estis agnoskinda.

*  Tiu analizo baziĝas sur la bonega artikolo de André Singer, “Cutucando onças com varas curtas” (“Tuŝante jaguarojn per bastoneto”), Novos Estudos, n.102, jul. 2015.

Reage a tiuj rimedoj, la financaj elitoj sukcesis arigi la entreprenistaron, kiu ekde la fino de 2012, unuigita, ekturniĝis kontraŭ la administracio Dilma, subtenis la novliberalisman opoziciularon kaj klopodis malstabiligi la novan registaron, eĉ post ties venko en la balotado de 2014.*

*  Vidi la artikolon de André Singer, “O lulismo nas cordas”, Piauí, n.111, dez. 2015.

La “rozkolora ondo” malfortiĝas en tiu ĉi nova recesia epizodo. Survojas provo starigi puĉon en Brazilo, kio similas al la puĉo, kiu faligis la prezidenton Lugo en Paragvajo (2012). Kun renovigita Kongreso, kie 70% el la parlamentanoj estis financitaj en siaj kampanjoj de dek grandaj entreprenaj grupoj, jam kuras parlamenta propono cele al la eksigo de la prezidentino. En Argentino kaj en Venezuelo, la lastaj balotadoj restaŭris la novliberalan regadon.

La du demokratioj

KIEL KLARE indikas Noam Chomsky,* “la kerna demando estas la malsimilaj konceptoj pri demokratio. La liberala demokratio konsideras la civitanon kiel konsumanton, observanton, ne kiel partoprenanton. La publiko havas la rajton reĝustigi politikojn, kiuj havis originon aliloke, tamen se la afero iras trans tiuj limoj, tiam oni jam ne havas demokration, sed krizon de la demokratio, kiun gravas iamaniere solvi”. La liberala demokratio havas kiel celon garantii la konservadon de la privilegiojn de la elitoj kaj ŝajnigi la aspekton de demokratia reĝimo. En 1786, dum la procezo de pretigo de la Konstitucio de Usono, James Madison, unu el la founding fathers de la usona demokratio kaj ties kvara prezidento (1809-1817), defendis el la tribuno, ke “la demokratio utilas por protekti la riĉulojn kaj ties propraĵojn kontraŭ la premoj por redistribuado fare de la malriĉuloj”. De post 230 jaroj la liberala koncepto de demokratio konserviĝas, sed la kapitalistoj estas aliaj: potencaj akciaj societoj transnaciaj, kun enspezoj pli grandaj ol la malneta enlanda produkto (MEP) de multaj landoj, kontrolitaj de financaj institucioj, la veraj posedantoj de la politika potenco. La kapitalismo tutmondiĝis kaj ankaŭ ĝia estrado. Laŭ ĝia vizio la demokratio submetiĝu al iliaj interesoj. Kaj kie ĝi ne konvenas, iliaj interesoj havu superregon. Tiuj du jarcentoj ja travivis momentojn de vasta popola mobilizado, revoluciojn, konkeradon de rajtoj, novajn formojn de ekzercado de la politika potenco. En Sudameriko, la lastajn dudek jarojn, ili fariĝis ilo por la konstruado de novaj plimultoj, kiuj estas defiantaj la potencon de la elitoj.

*  Noam Chomsky, Necessary illusions: thought control in democratic societies [Ilusões necessárias: controle de pensamento em sociedades democráticas], South End Press, Boston, 1989.

La disputo estas la sama: kiu kontrolas la potencon kaj kun kiu celo. Kaj se la potenco manifestiĝas per la demokratio, nu kiu kontrolas la demokration? Estas du vizioj pri demokratio: tiu esprimita de James Madison kaj la alia, konstruita de la socialaj bataloj kaj registrita en kelkaj el la novaj konstitucioj de Latinameriko, laŭ kiuj la socia justeco, la solidareco, la kunlaborado, la valorigo de la publika sfero, la oportuno partopreni kaj la respekto al la diverseco kaj al la naturo estas agnoskitaj kaj stimulitaj.

Kial estiĝas tiu disputo? La elitoj de la lando celas institucian ordigon, kiu defendu iliajn privatajn interesojn kontraŭ la interesoj de la plimulto. En la brazila ekzemplo la koalicia prezidentismo kaj la Kongreso kaptita de la ekonomia potenco ludas tiun rolon. Tamen ankaŭ estas granda klopodo por la firmigo de la hegemonio de la liberala pensmaniero en la societo pere de konstanta klopodo persvadi la loĝantaron, ke la situacio estas pli bona tia, kia ĝi estas, ke ne ekzistas alternativo. En ekstrema okazo la elitoj ne hezitas uzi perforton, kvankam selekte aplikitan.

Ene de kapitalismo tiu kapablo regi la demokration ĉiam konserviĝis en la manoj de la privata sektoro, pri kio ĝi ne rezignas. La amasinformiloj fariĝis ilo je ties servado. La strategio konsistis en konservi la demokratiajn politikajn strukturojn formale ne tuŝeblaj, sed sen ia ajn enmikso en la ekonomia politiko.

La liberaluloj, pli bone dirite, la novliberaluloj en tiu konjunkturo post la “disvolviĝema provo” de 2011, volas rehavigi la gvidadon de la ekonomia politiko kaj submeti la ŝtaton al siaj privataj interesoj. Kontraŭ tiuj interesoj okazas la popolaj mobilizoj kaj kampanjoj, ekzemple, por politika reformo celanta ŝtaton pli kaj pli publika kaj direktita al ĉies interesoj. Tiuj nocioj jam sufiĉe montras la econ de la disputo cele al la institucia organizo.

La ĉefa disputo estas por koroj kaj mensoj. La regantaj klasoj, alproprigante al si la demokration, alportadis al si, laŭlonge de la tempo, la plej potencajn ilojn kaj teknikojn de komunikado por strebe konverti sian mondokoncepton en mondokoncepton de la tuta socio kaj sekurigi ĉi ties obeeman konduton. La teknikoj de propagando kaj konvinko disvolvitaj de la merkato estas metitaj je dispono de tiuj politikaj interesoj.

Nu, se la teknikoj estas je ilia dispono kaj la amasinformiloj estas en iliaj manoj, kio do mankis al la regantaj klasoj por firmiĝi kiel hegemoniaj? Kio permesis, ke en la lastaj dek kvin jaroj en Sudameriko la regantaj klasoj iam perdis la kondukadon de la politika procezo?

La kerna faktoro estis la organizado kaj la politika klerigado ĉe signifaj sociaj sektoroj subpremitaj, kiuj rifuzis la pasivan konduton, al ili destinitan de la politika sistemo. En la landoj de la Andoj elstaras la procezo de indiĝena organizado en naciaj konfederacioj, kiuj ekagadis en la politiko. En Brazilo la riĉeco kaj la diverseco de la organizaĵoj de la civila socio, kiuj estiĝis defende de rajtoj montriĝis rimarkindaj, mobilizante vastajn sektorojn kaj direktante sian politikan forton por la konstruado kaj elektado de la Partio de la Laboristoj (PT).

Dua faktoro estis, ke la popola subteno al la novaj estraroj embarasis la elpensadon de nova versio fare de la elitoj, per kio ili havus kapablon persvadi la plimultojn apogi ilian projekton de socio.

Antaŭ la neebleco venki per la voĉo, la elitoj ĉi tie en Brazilo decidis atenci kontraŭ la demokration per provo estigi puĉon, subaĉetante la Kongreson, mobilizante la amasinformilojn por giganta kampanjo kaj, kun apogo de parto de la justica povo, komencante malkaŝan militon kontraŭ la registaro kaj PT.

Akorde kun la internacia kapitalismo, kiu renovigas la version, per kiu reeĥas la Vaŝingtona Interkonsento, la brazila elito prenis kiel rimedon la ekonomian terorismon, katastrofajn analizojn kaj konjektojn pri la brazila ekonomio,* distordante realon, laŭ kiu la makroekonomiaj indikiloj ne montris nepran reordigon, des malpli ke ĝi tiel radikale okazus. Kaj ĝi proponis kiel solvon por la krizo la saman politikon de kontrolo de elspezoj, kiun la Internacia Mona Fonduso (IMF), Eŭropa Komisiono kaj Eŭropa Centra Banko trudis al Grekio.

*  Vd “Por um Brasil justo e democrático” (Por pli justa kaj demokratia Brazilo). Disponebla en: www.plataformapoliticasocial.org.br.

La sukceso de la mobilizado fare de la amasinformiloj en la milito kontraŭ la registaro kaj favore al la politikoj de reordigo estis pruvo de la grandega potenco de tiuj entreprenoj de komunikado. Kaj en la milito de la komunikado, “la kerna demando estas la elekto de la agendo kaj de la temoj traktotaj, la gamo de permesataj opinioj, la premisoj nedubeblaj, kiuj direktas la produktadon de la informado kaj la komentoj, la mondokoncepto, kiu strukturas tiujn argumentojn”.*

*  Chomsky, v. cit.

Tamen, kiel atentigas Rancière, la disputo pri rajtoj neniam okazas abstrakte. Ĝi estas demando de tiuj, kiuj ne havas, pri io ja konkreta. Kiam Lula lanĉis la programon Fome Zero (Nula Malsato), unu el siaj unuaj administraciaj iniciatoj, li donis direkton al la publika agendo kaj stimulis la debaton pri la afero. Kiam la dekstrema intelektularo kaj la amasinformiloj pledas pri la “neceso de la reordigo” por alfronti la krizon, ili direktas la politikan debaton al tiu temo, kaj ne al alia. Kaj la registaro kaj la maldeskstrularo montriĝis ne kapabla rebati tiun agendon. Fakte ili asimilis la konservativan konjekton pri la konjunkturo karakterizita kiel kriza, kaj eĉ la postulon de la reordigo.

Kiu sukcesas dikti en la publika medio la temojn, kiuj estas de sia intereso, tiu devigas la kontraŭulon diskuti pri ili, limigas la kverelon al la kampoj de sia intereso, prezentas sian version kiel la solvon por la problemoj de la lando.*

*  Chico de Oliveira, “Política numa era de indeterminação: opacidade e reencantamento” (Politiko en erao de necerteco). In: Francisco de Oliveira e Cibele Saliba Rizek (orgs.), A era da indeterminação, Boitempo, São Paulo, 2007.

La fakto estas, ke la dekstrularo ne sukcesis proponi en Brazilo tutlandan projekton, sufiĉan por disputi la preferon de la elektantaro en la balotado de 2014. Ĝi enfokusigis sian kampanjon je la argumento de ekonomia terorismo kaj la urĝo eviti katastrofon. Kaj atakis la registaron kaj PT-on, akuzante ilin pri nekompetenteco kaj koruptado. Tamen tio ne estas fenomeno ekskluziva al Brazilo. Ĉie ajn ŝajnas elĉerpita la repertuaro da logaĵoj, kiujn la kapitalismo proponas.

Kaj en Brazilo kaj ekstere oni spektas la hardiĝon de la politika ludo. La diskurso estas la sama. Tie ĉi famaj novliberalaj ekonomikistoj publike asertas pere de la brazila gazetaro, ke nepras okazigi la recesion kaj la senlaborecon por malaltigi la koston de la laboro. Jen militdeklaro kontraŭ la laboristoj.

Kun la Kongreso sub la regado de la grandaj entreprenistoj kaj kun la dubo pri la legitimeco de la politika sistemo, inkluzive de la partioj, la brazila demokratio falas en danĝeron. Signifa parto de la loĝantaro ne sentas sin reprezentata en siaj interesoj, kaj tiamaniere estiĝas pretekstoj por la apero de nova ondo konservativa kaj de novaj maltoleremaj fiagoj en la socio, kiel trovi la rimedon de la privata venĝo kaj kulpigi la malriĉulojn pro la perforto en la socio.

La versioj de la dekstrularo havas la monopolon sur la konservativaj amasinformiloj, incitante grandan parton de la loĝantaro kulpi la registaron pro krizo kreita de la ekonomia potenco. Iliaj specialistoj pri la influo de la publika opinio inventas la konvenajn iluziojn, trosimpligojn afekcie potencajn, kiuj atribuas al la registaro kaj al PT la koruptadon, la “fuŝan administradon”, la riskon de senlaboreco, la inflacion, la perdon de la aĉetpovo en parto de la loĝantaro.

La urugvajano Aram Aharonian, fondinto de TeleSur, avertas: “Ni vivas en plena kultura batalo: la milito por la impono de kolektivaj iluzioj efektiviĝas pere de iloj kibernetikaj, aŭdovidaj kaj gazetaraj... Temas pri konstantaj ruzaĵoj, noticoj... kiuj ne havas kuntekston, sed kiuj sukcesas ŝoki la kolektivon kaj jam estis uzataj por malstabiligi la popolajn registarojn de Latinameriko”.*

*  Frederico Füllgraf, “Ataque midiático à democracia e aos projetos nacionais” (Atako de la amasinformiloj al la demokratio kaj al la naciaj projektoj), Revista Adusp, dez. 2015.

“La amasinformiloj jam ne alprenas la okazaĵojn. Ĝi generas versiojn kaj provas transformi ilin en veraĵon”, avertis la sociologo Laymert Garcia dos Santos.* Laŭ tiu profesoro, la afero estas tiamaniere grava, ke la rilato inter vero kaj mensogo, inter vero kaj fikcio estas tute skuita. “Ni atingis punkton, en kiu ŝtelistoj krias “kaptu ŝteliston” por ne ŝtelistoj. Kaj la trompo efikas! Estas giganta inversigo de valoroj”, ironiis li.

*  Professoro de la Departemento de Sociologio de Unicamp kaj membro de la Centro de Studoj pri Rajtoj kaj Civitaneco de USP [Universitato de San-Paŭlo]. Vidi “Há uma operação de enfeitiçamento em curso” (Survojas fetiĉa operacio), Carta Maior, 17 nov. 2015.

La disputo inter malsimilaj vizioj pri demokratio konkretiĝas en la disputo pri versioj kaj per la disputo pri la publika agendo. Estas tasko de la civitaneco forbati, mobilizante siajn kolektivojn, la manipuladon kaj la regadon, kiun la amasinformiloj trudas al nia socio; estas intelekta tasko sindefendi, kio entenas la demandon ĝis nun ne tuŝitan pri la demokratiigo de la amasinformiloj, kaj proponi pozitivan agendon por la socio.

Silvio CACCIA BAVA.

Tiu ĉi artikolo estas tradukita el la portugala “Retomando o fio da meada”, ĉefartikolo de januaro 2016, Le Monde Diplomatique Brasil.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Riskoplena referendumo en Unuiĝinta Reĝlando

Ĉu la eŭropa Parlamento estas vere la solvo?

Ĉiuj akordiĝas por publike mallaŭdi la demokratian deficiton de la Eŭropa Unio, sed la proponataj respondoj diverĝas. Laŭ iuj, elstaras prioritato: plifortikigi la povon de la Parlamento.

PRIDEMANDITAJ pri ties demokratia deficito, la subtenantoj de la Eŭropa Unio havas ĝenerale pretan respondon: la eŭropa Parlamento. Ili substrekas, ke, je ĉiu etendiĝo de la prerogativoj de la Komisiono respondas “kompensa” kresko de la povoj de la strasburga asembleo, kadre de la “kundecidado”. Sed pri kio temas? La kundecidado, kiu estas la ordinara leĝdona proceduro, fakte celas cementi la interkonsenton inter la Komisiono (kiu sola rajtas proponi eŭropajn direktivojn (leĝojn) kaj regularojn), la Parlamento (kiu rajtas amendi ilin) kaj fine la Konsilio de la Eŭropa Unio (interŝtata instanco sen kiu neniu decido povas esti adoptita). Sed reale, kaj resume, la Parlamento disponas nur pri du elekteblaj agmanieroj: ĉu proponi akcepteblajn amendojn, ĉu kontentiĝi esti ignorata.

Funkciigantaj la Parlamenton kaj do la kundecidon, estas la gvidantoj de la ĉefaj politikaj grupoj: la eŭropa popola Partio (PPE, dekstra centro) kaj la progresema Alianco de la socialistoj kaj demokratoj (S&D, maldekstra centro). Tiuj du grupoj estis kreitaj dum la unuaj jaroj de la eŭropa konstruado. En la 1980-aj jaroj, Egon Klepsch, ĉe la kapo de la PPE, kaj Rudi Arndt, gvidanto de la socialdemokratoj, estis veteranoj de la germana politika vivo; ili konstruis en Strasburgo specon de Grosse Koalition, oleumita per jaroj da spertiĝo kaj strategio de okupado, fare de la germanoj, de la ŝlosilaj postenoj sine de la parlamentaj grupoj. En la Parlamento, la distribuo de la sidlokoj laŭ landoj dependas de la dimensio de la loĝantaro. Konsekvence, la delegitaroj de la grandaj partioj de la plej loĝataj ŝtatoj — ekzemple Germanujo — estas plej nombraj. Pro ilia komforta kuna plimulto, ĉio, kion la PPE kaj S&D aprobas estas aŭtomate balot-aprobita. La konferenco, kiu kunigas la grup-gvidantojn do fariĝis la vera komandocentro de la strasburga asembleo: ĝi fiksas la rendevuojn de la dudek parlamentaj komisionoj (fiŝado, bredado, konkurenco, financo, ekonomio, ktp.), kiuj redaktas la amendojn al la tekstoj de la Komisiono. Tiu fakto cetere ne estas ignorata de la lobiistoj de la internaciaj entreprenoj, nek de tiuj, malpli grandskale, de la sindikatoj kaj neregistaraj organizaĵoj.

Post kiam la komisionoj akordiĝis pri amendo, tiu havas ĉiujn ŝancojn esti adoptita de la Parlamento en plena sesio. La partiestroj prezentas ĝin al la Komisiono kaj al la Konsilio cele prepari finan interkonsenton. Tiu ĉi dinamiko cetere baziĝas sur la konveneco kaj ĝentileco de ĉiuj: la sola ebla opono-strategio konsistas longigi la kunvenojn, sed oni des pli facile rezignas pri ĝi, ke ĝi estas konsiderata malĝentila en tiu eta bonedukita mondo.

Kiam malsimilaj fortoj ekaperas (la maldekstro kaj la Verduloj en la 1980-aj jaroj, la “europ-skeptikaj” movadoj en la 1990-aj jaroj), oni donacas al ili monon, oficejojn kaj dungitaron. La celo? Instigi ilin fandiĝi en la ludon de la politikaj grupoj, kie ilia rolo estos proporcia al ilia nombro. Tiel la ribeluloj milde absorbiĝas en la parlamentajn mekanismojn de neŭtraliĝo kaj malpolitikiĝo.

Provoj ignori la serĉon de interkonsento aperas en la 1990-aj jaroj. La maldekstra centro (socialdemokratoj kaj radikaluloj) tiam ĝuas malgrandan avantaĝon (nombro da sidlokoj) kompare kun la PPE. Grupestro, la franca socialisto Jean-Pierre Cot, kies posteulo estos en 1994 la brita labor-partia Pauline Green, tiam provas mobilizi la “progreseman plimulton” de la Parlamento favore al sociala Eŭropo, kiu defendu la rajtojn de la laboristoj. Sed, stumblante sur la logiko de la konverĝo-kriterioj de la Maastricht-traktato subskribita en 1992, kiu aŭtomate avantaĝas la mastrajn interesojn, li spertas neniun konkretan venkon. Kaj, kiam iliaj partioj konsistigas la registaron en Britujo kaj en Germanujo, la delegitaroj de la Laborpartio kaj de SPD konsiderinde kvietiĝas en la eŭropa Parlamento: la ambicio konstrui “socialan Eŭropon” malsukcesis.

POSTE, la defendo, fare de la Verduloj, de la koruptitaj komisaroj de la maldekstra centro returniĝas kontraŭ ili, kaj rezultigas en marto 1999 la demision de la Komisiono prezidata de s-ro Jacques Santer. Okaze de la elektoj de 1999, la PPE plifortigas sian pozicion en la Parlemento kaj, ekde 2004, la Grosse Koalition revenas. Ĝi estas prezentata kiel la plej bona rimedo igi la Asembleon denove “regebla” laŭ la tre signifa esprimo de unu el la plej altaj funkciuloj de la institucio*.

*  Julian Priestley kaj Stephen Clark, Europe’s Parliament: People, Places, Politics, John Harper Publishing, Londono, 2012.

Laŭgrade kiam la programoj de la grandaj partioj prilaboris preskaŭ plenan kunfandiĝon, la naciaj asembleoj de la membro-landoj de la Unio fariĝis pli kaj pli fermitaj al la postuloj de la loĝantaro. Sed la eŭropa Parlamento estas ĉampiono rilate netravideblon. Ĝi neniam komprenas sian respondecon fronte al la civitanoj, sed nur fronte al la aliaj eŭropaj institucioj — kion ilustras la neceso atingi interkonsenton kun la Komisiono kaj la Konsilio por ke amendo fariĝu efika. Neniam la gvidantoj de politikaj grupoj devas raporti al la aktivuloj de siaj partioj; ili ne estas eksigeblaj, kaj iliaj sidlokoj estas garantiataj. Unuvorte, ili ĝuas sistemon pli similan al tiu de la altrangul-partioj de la 19-a jarcento ol al tiu de la amaspartioj de la 20-a jarcento.

La rolo de la Parlamento dum la krizo de la eŭrozono en 2008 perfekte ilustris tiun evoluon. Ĉe la kapo de la tiama Grosse Koalition, s-roj Joseph Daul (PPE) kaj Martin Schulz (S&D) atingis, ke la Parlamento donu sian garantion al la nasko de la plej aŭtokratiaj formoj de regado, faciligante adopton de skandalaj decidoj*. Tio ne malhelpis ilin poste sin prezenti kiel defendantojn de la popolo, publike kritikante mankojn de la direktivoj, aŭ laborante por limigi la bonusojn de la bankistoj. Sinteno sufiĉe kuraĝa por feliĉigi jam submetitan gazetaron.

*  Vd. Philippe Lamberts, “La thérapie de choc de l’opacité”, Le Monde diplomatique, oktobro 2015.

Tre grava institucio, la eŭropa Parlamento, kie sidas 751 deputitoj, okupas unu milionon da kvadratmetroj en Bruselo kaj laborigas ĉirkaŭ 10 000 funkciulojn, konsilistojn kaj tradukistojn. Akumulinta konsiderindan oficejan areon, ĝi de nun dediĉas multan energion al du prioritatoj, komunaj al ĉiuj institucioj: la plivastigo de sia rezervita influzono kaj la kresko de sia influo. La teamo de spertegaj funkciuloj, kiu konsistigas la komisionon de la konstituciaj aferoj de la Parlamento, ne havas alian rolon ol zorgi pri tio, eĉ se, signifoplena fakto, ĝia agado trovas neniun eĥon ekster ĝiaj muroj.

Por la elektitoj kaj la defendantoj de la Parlamento, la aŭtokratia turniĝo de Eŭropo depost la komenco de la krizo ofertas valoregan okazon: la okazon por prezenti ĝin kiel unikan aganton sufiĉe legitiman por kompensi la potencon donitan al la “triopo” - Eŭropa Centra Banko (ECB), Eŭropa Komisiono kaj Internacia Mon-Fonduso (IMF)-, la plifortiĝon de la Komisiono kaj la faktan dominadon de la germana kancelierino.

Tiu influ-strategio aplikiĝis en 2014, okaze de la kampanjo celanta promocii la eksan ĉefministron de Luksemburgo, Jean-Claude Juncker, al la posteno de prezidanto de la Komisiono. Malofte la eŭropa juro estis tiom malbone traktata. La traktatoj ja planas, ke la prezidanto estas elektata de la eŭropa Konsilio (ŝtatestroj kaj registarestroj); la Parlamento povas ĉu konfirmi tiun decidon, ĉu uzi sian vetorajton. Sed la gvidantoj de la politikaj grupoj de la Parlamento insistis elekti la prezidanton de la Komisiono, uzante etendigitan interpretadon de la Lisbona traktato. Tiu ĉi precizigas ja, ke la Konsilio devas “preni en konsidero” la rezultojn de la eŭropaj elektoj por fari sian elekton. La politikaj grupoj tiam ellaboris sistemon de Spitzenkandidaten (“favoratoj”), konsiderante, ke la kandidato de la grupo kiu ricevis plimulton da voĉoj ĉe la eŭropaj elektoj de 2014 estos plej legitima por gvidi la Komisionon. Kvankam la estroj de la maldekstra centro (s-ro Schulz), de la liberaluloj (s-ro Guy Verhofstadt) kaj de la Verduloj (s-ro Daniel Cohn-Bendit) ankaŭ alportis fortikan subtenon al s-ro Juncker, la dominado de la PPE, plejmulta partio kun 221 deputitoj, estis jam certa.

EN MARTO 2014, la PPE kunveninta en Dublino por la antaŭelektoj, elektis do s-ron Juncker kiel sian kandidaton al la prezidanteco de la Komisiono. Ĝi verŝajne intencis tiel rekompenci malnovan amikon. Tiu eminenta fakulo pri la’interamika subhelpo’ gvidis la Eŭrogrupon dum la krizo de 2008 kaj okupis dum preskaŭ dudek jaroj la postenon de ĉefministro de Luksemburgo, fama pro la indulgismo de sia financa sistemo kaj pro tio ke ĝi permesas al la internaciaj firmaojn ne pagi societo-impostojn. S-ro Juncker devis demisii en julio 2013 ĉar oni akuzis lin esti kaŝinta la skandalojn rilatajn al la Servo pri sekreta informado de Luksemburgo (SREL): kontraŭleĝa spionado, traliko de konfidencaj informoj por komercaj celoj, sistema koruptado kaj aranĝoj, kiuj similas al tiuj de Gladio*. Meze de la 1980-aj jaroj, serio de bombaj atencoj estis direktitaj al publikaj konstruaĵoj por kreskigi la politikan streĉecon kaj nutri timon de la “ruĝuloj”. Pri tio respondecas laŭdire la reĝa familio, kiu gangrenas ĉi tiun pitoreskan etan ŝtaton. La SREL posedas sonregistraĵon, kiu datumas de la komenco de la 2000-aj jaroj, en kiu s-ro Juncker diskutas kun la Grandduko Henri pri la respondeco de lia frato, princo Jean, en la atencoj. Tiuj malkaŝoj okazis komence de 2013, sekve de parlamenta enketo kondukita parelele kun la proceso — longtempe prokrastita — de junaj polic-oficiroj kulpigitaj pri la skandalo de la Bommeleeër*.

*  Gladio estis la nomo de la sekreta europa armeo kreita en 1948 fare de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo.
*  Bommeleeër: luksemburga esprimo, kiu signifas “bombo-metisto”. Vd. Luxpol, “What led to early elections in Luxembourg?”, 17-a de julio 2013, luxpol.wordpress.com

Post la eŭropaj elektoj de majo 2014, restis kelktempa necerteco: Ĉu la Parlamento sukcesos trudi sian kandidaton, malrespektante la eŭropajn traktatojn? Sed oni neniam dubis pri kiu fine decidos. En la post-2011-a Eŭropo, markita de la aplikado de la Lisbona traktato kaj de la reformoj adoptitaj por fronti la financan krizon, estis evidente, ke nur la germana kancelierino povas decidi ĉu la velkinta Spitzenkandidat de la PPE fariĝos, aŭ ne, prezidanto de la plej potenca eŭropa institucio. Neniu ŝajnis miri, ke la parolo de s-ino Merkel tiel akiris kvazaŭ leĝoforton sine de la Unio.

La decidon de la kancelierino ne motivis la zorgo defendi la nacian germanan intereson — kiu komandus, ekzemple, ke Britujo restu en la Unio kiel konservativa forto apud Germanujo, dum la nomumo de s-ro Juncker feliĉigis la eŭrop-skeptikulojn. Tiu decido estis klarigita de la situacio de ŝia partio, la Kristan-Demokrata Unio (CDU). En Germanujo, ideologia koalicio kuniganta la gazetar-grupon Springer, la social-demokratan Partion (SPD) kaj la filozofon Jürgen Habermas sciigis, ke estus skandalo, se la posteno ne estus donita al s-ro Juncker. Laŭ la lasta reprezentanto de la Frankfurta skolo, ne nomumi tiun honto-kovritan homon prezidanto de la Komisiono ja signifus “mortigi la eŭropan projekton*. Post opinienketado, s-ino Merkel ĝustigis sian politikan linion, tiel ke ŝi rikoltu la fruktojn de la kampanjo de la Springer-grupo: ŝi alportis sian efikan subtenon la 30-an de majo 2014 al s-ro Juncker; tiu estis poste elektita de la eŭropa Konsilio, kun kvalifika plimulto, la 27-an de junio 2014.

*  “Jürgen Habermas im Gespräch:Europa wird direkt ins Herz getroffen”, Frankfurter Allgemeine Zeitung, 29-a de majo 2014.

Tiam okazis la publikigado de valoraj dokumentoj, kiuj detaligis la miliardojn da dolaroj da impost-rabatoj donacitaj de Luksemburgo, kun aprobo de s-ro Juncker, al la internaciaj entreprenoj en Eŭropo. Sen montri iun ajn dubon, la plimulto de la deputitoj voĉdonis tamen por li la 16-an de julio 2014: kun 422 voĉoj, la eksa ĉefministro de Luksemburgo kunigis pli larĝan voĉdonantaron ol la nuran PPE. “S-ro Juncker ja estas nia prezidanto”, anoncis la social-demokrato Schulz, antaŭ ol esti mem reelektita ĉe la kapo de la Parlamento.

ASERTI, KE tiu eksterleĝa povokaptado de la Parlamento signifas demokratigon, estus defio al prudento. S-ro Juncker ne estas respondeca fronte al la eŭropa voĉdonantaro, nek fronte al la voĉdonantoj, kiuj voĉdonis por dekstrocentraj kandidatoj. Li fakte respondecas nur fronte al tiu, kiu decidis pri lia nomumado: la germana kancelierino. Atestas pri tio la disdono de la postenoj sine de ĝia nova Komisiono, kaj la memdecidita kreado de specialaj vicprezidantoj, ĉiuj viglaj defendantoj de malabundo-politiko, same kiel la germana ministro pri financoj, Wolfgang Schäuble.

La eŭropa unuiĝema maldekstro estus devinta pli serioze pripensi antaŭ ol legitimi tian operacion, elektante sian propran kandidaton, s-ron Alexis Tsipras, por la prezidanteco de la Komisiono. Partopreni en balota procezo kaj zorgi labori por transnacia solidareco estas unu afero; ja tute alia estas akrediti la ideon, ke la Parlamento igas la Union pli demokratia. Ĝi tutsimple ne havas rimedojn tion fari. Organizita ĉirkaŭ la kundecido-procezo, ĝi senigas Eŭropon pri tio, kion ĉiu demokratio plej bezonas: opozicio.

Susan WATKINS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Agonio de la socialdemokratio

La erao de koleroj

LA PERSISTA malpopulareco de la francaj socialistaj gvidantoj ne estas nacia escepto, kiun oni povus atribui al malbona evoluo de la dungo aŭ al la sistema neado de la principaj idealoj de la maldekstro. La elĉerpiĝo de ideologia ciklo, kiun antaŭ dudek jaroj per la “tria vojo” enkarnigis s-roj William Clinton, Anthony Blair, Felipe González, Dominique Strauss-Kahn, Gerhard Schröder, observeblas ankaŭ en Usono kaj en la plej multaj eŭropaj landoj.

Sed tiu malsukceso de dum longa tempo triumfanta socialliberalismo profitigas ne nur ankoraŭ pli dekstrajn fortojn. Ĝi estas sufiĉe freŝdate akompanata de renaskiĝo de kontesta movado, kies ideojn oni nomis preterpasitaj, arĥaiĝintaj, forbalaitaj de la tutmondiĝo, de la fleksebliĝo, de la novaj teĥnikoj vidu la artikolon de Thomas Frank). De la usonaj universitatoj tra Madrido kaj Barcelono ĝis la londonaj antaŭurboj, tiu senkompleksa maldekstro disponas nun pri politikaj helpoj. Kaj ĝi kelkfoje kuraĝas nomi siajn malamikojn: la subjugado de la produktadrimedoj fare de la kapitalo (vidu la artikolon de Frédéric Lordon), la potenco de la komunikiloj, la superpotenco de la financo. Kompreneble, la ribeluloj estas ankoraŭ malforta antaŭsigno. Sed en epoko, en kiu la ekstremdekstro ofte okupas la rolon de portanto de ĉiaj koleroj, tiu esper-brileto povas estontece forpreni de ĝi almenaŭ parton de tiu rolo.

ESTAS KLARE, ke la socialliberaluloj ne havas ŝancon. En la somero de 2015, helpe de s-ino Angela Merkel, ili faris al la grekaj gvidantoj de SIRIZO haltigan pafadon por devigi ilin aliĝi al ilia tendaro. Ili pensis ke per tio ili nuligis ĉian opozicion ĉe sia maldekstra flanko. Poste, unu post la alia, aperis s-roj Jeremy Corbyn ‒ en Britujo ‒ kaj Bernie Sanders ‒ en Usono. Ili mobilizas aprezindan parton de la sialanda junularo kaj samtempe revalorigas la politikan batalon kaj certajn el la kontraŭkapitalismaj aspiroj, kiujn la “tria vojo” esperis enterigi.

Al tiu seniluziiĝo aldoniĝas kroma. Neniam la socialliberaluloj tiom komplete kaj tiom nerevokeble kapitulacis antaŭ la postuloj de la mastraro, kun la iluzio ricevi kompense la kreadon de kelkaj dungoj kaj novan mandaton por la potenco. Ankaŭ tio fiaskis: la mastraro enpoŝigas, kaj la konjunkturo malboniĝas. Pli malbone, dum la ekonomio kaj la monda financo denove blokiĝas, la ĉefaj novliberalaj dogmoj, adoptitaj jam de tridek jaroj de la eŭropaj socialliberaluloj, estas nun senvalidigitaj de siaj originaj arĥitektoj.

Ĉar tiu afero okazis senbrue, la dekstro, la liberala maldekstro kaj la grandaj komunikiloj povas ŝajnigi ke ili nenion rimarkis kaj sekvi sian stelon kiu gvidas iliajn paŝojn ĉiufoje kiam ĉio ĉirkaŭ ili fuŝiĝas: kontraŭ la merkata krizo - merkataj rimedoj.*

*  Vd “Le naufrage des dogmes libéraux” kaj “A crise du marché, remèdes de marché”, Le Monde diplomatique, respektive oktobro 1998 kaj septembro2002.

Tamen la neefikeco de iliaj kutimaj talismanoj - malaltigo de impostoj kaj de sociaj kotizoj, pli granda malabundo, etendo de la liberkomerco - fariĝis evidenta. Kaj la senmistifikado de centraj elementoj de tiu kredo nun kreis internajn malamikojn.

Malfortigi la sindikatojn, malmunti la laborleĝon, tio devis liberigi la entreprenemon kaj ebligi fleksiĝemon. Du ekonomikitoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) antaŭ nelonge koncedis, ke la rezulto de tiu politiko — longtempe defendita de la IMF — estis ĉefe la pligrandigo de la malegalecoj.

Nu, Ronald Reagan kaj poste François Mitterrand rekomendis, ke necesas malaltigi la impostojn por relanĉi la ekonomion.* Solene deklarita de s-ro Hollande dum lia gazetara konferenco de la 13-a de novembro 2012, tiu “politiko de propono” devis, laŭ li, krome efiki favore al la publika bilanco. Bedaŭrinde, la brita semajnulo The Economist, la biblio de la monda liberalismo, ĵus koncedis, tamen iom honte, ke “la antaŭdiroj, laŭ kiuj la malaltigo de la impostoj generas sufiĉe da kresko por esti memfinancata, ŝajnas hodiaŭ iomete senrespondeca”.* Tridek jaroj da novliberala gurdado forĵetitaj ...

*  François Mitterrand, la 15-an de septembro 1983: “Trop d’impôts, pas d’impôts. On asphyxie l’économie, on limite la production, on limite les énergies. Je veux absolument qu’on amorce la décrue.” [“Tro da impostoj, neniaj impostoj. Oni sufokas la ekonomion, oni limigas la produktadon, oni limigas la energiojn. Mi absolute volas ke oni komencu malaltigi ilin.”].
*  “Be serious” [“Estu serioza”], The Economist, Londono, 2-an de januaro 2016.

Tamen, kiel oni jam povis atendi, tio ne malinstigas la dekstrajn kandidatojn por la venontaj elektoj duobligi la vetaĵon. Kial ili rezignus pri tio, en Francujo, dum ankaŭ s-ro Hollande ne ĉesas regali la entrepren-ĉefojn per frandaĵoj? Kaj krome, kiam la elekta sorto de prezidanto de la respubliko kaj de lia partio ŝajnas esti jam fiksita, tio kuraĝigas la frandemon, akrigas la apetitojn. Sekve, s-ro Sarkozy planas “impostan kontraŭ-ŝokon” kun samtempa 10-elcenta malaltigo de la imposto por enspezo kaj forigo de tiu por riĉaĵoj (ISF). S-roj François Fillon kaj Alain Juppé akceptas tiun lastan proponon kaj ankaŭ tiun de masiva malaltigo de la publikaj elspezoj. Spite al amasa senlaboreco, al kriantaj bezonoj je ekipado pri la transport-retoj de la regiono Île-de-France, (40 elcentoj de la trakoj kaj 30 elcentoj de la trakŝanĝiloj estas pli ol tridekjaraj) kaj al interezkvoto proksima de nulo. Por atingi sian celon, ili proponas nuligi dungojn de oficistoj, malaltigi la pagojn al senlaboruloj kaj ne plu repagi kelkajn medicinajn elspezojn de eksterlandanoj. Resume, al la diablo la pentojn de la novliberalaj medikament-preparejoj, kiam ili ne respondas al la intereso de la privilegiuloj kaj al la “receptoj”, al kiuj la socialliberalismo mem aliĝis.

La rifuzo de la herezaj rekomendoj fariĝas eĉ ankoraŭ pli nepra, ĉar la malbeno de la fakuloj frapas ankaŭ la koron de la sistemo, la punkton, en kiu la ekstremoj de dekstraj kaj maldekstraj liberaluloj kuniĝas: la ideologio de liberkomerco. Oni diris, ke la perdoj de dungoj ligitaj kun la internacia komerco en iu sektoro kompensiĝas per la apero (aŭ la kresko) de aliaj pli produktivaj aktivecoj. Nu, ankaŭ tiu fonda principo de la ekonomia liberalismo (la teorio de la komparaj avantaĝoj kaj de internacia specialiĝo) ŝanceliĝas (vidu la artikolon de Pierre Rimbert.). La konkurenco de la ĉinaj produktoj en la usona merkato tiel sekvigis la perdon de du milionoj kaj duono de dungoj en Usono; tiun donitaĵon s-ro Sanders ripetadas, kaj li ŝajnas ŝati la ideon deinterne eksplodigi tutajn partojn de la ideologio de sia partio.

Li do samtempe kondamnas la Nord-Amerikan Liberkomercan Interkonsenton (NALKI, france ALENA), ratifitan en 1993 kaj sinsekve defenditan de la prezidantoj Clinton kaj Bush, kaj la Transpacifikan Partnerecon (TPP angle kaj PTP france), subskribitan la 4-an de februaro 2016 de la prezidanto Obama kun la apogo de la plej multaj respublikanaj delegitoj de la Kongreso. La ŝtatsekretario John Kerry eble imagis, ke la usonanoj jam forgesis la mensogajn promesojn de la NALKI kaj asertis, ke la TPP kreos en Usono 650.000 dungojn.*

*  Vd Lori Wallach, “Mirages du libre-échange” [“Miraĝoj de la liberkomerco”], Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2015.

Nu, ĉe la fronto de la monda konjunkturo la ĉielo kovriĝas, kio estas tre malofte promesplena por la aktualaj gvidantoj. En 2007-2008, la falo de la bankoj klariĝis per la disfalo de iliaj nemoveblaĵaj aktivaĵoj; hodiaŭ, ili estas tro elmetitaj al la petrola sektoro, kaj tio minacas ilin per samaj malagrablaĵoj. Kaj kun ili minacas multajn landojn, kiujn tiuj bankoj tenas ostaĝe, ankaŭ en ŝtatoj kie, teorie, la maldekstro estas en la potenco.

Ĉar ‒ eĉ se tio malplaĉas al tiuj, kiuj kredis s-ron Hollande en 2012 ‒, “la mondo de la financo” neniam trovis “veran kontraŭulon” ĉe la ŝtatpinto, sed pli ĝuste homojn pretajn servi ĝin. Efektive tute ne necesas, ke la dekstro regu por ke ĝi gvidu la ŝlosilajn ministrejojn (s-ro Macron). Bankoj aŭ spekul-fondusoj cetere rekrutigas socialistajn gvidintojn en siaj kontrol-konsilantaroj (s-roj Blair, Schröder, Strauss-Kahn), sen tamen neglekti la financadon de demokrataj kandidatoj, kiel en tiu ĉi momento tiun de s-ino Hillary Clinton.

Kion signifas tiuj politikaj trompoj, tiu obstinado en la eraro? Kaj kion ili anoncas? Ke la socialliberalismo elĉerpis sian forton, kiun donis al ĝi ĝia alianco kun la gvidaj klasoj. Tiuj, pli potencaj ol iam ajn, malpli bezonas interulojn por trudi siajn interesojn. Sed samtempe la interkonsentoj inter eksaj socialistoj kaj novaj riĉuloj fariĝas pli rimarkeblaj, kolerigas la loĝantojn kiuj suferas iliajn sekvojn, kaj ili pagiĝas. S-ino Clinton defendis la forigon, faritan de sia edzo, de la limo inter bankaj kaj spekulaj agadoj, decido kiu kontribuis al la financa krizo de 2007-2008. Ŝi estis do malpli ridetema ol kutime, kiam s-ro Sanders lanĉis al ŝi: “Kiam infanoj kaptiĝas kun mariĥuano, ili estas surslipigitaj de la polico. Sed kiam alta kadrulo de Wall Street detruas la ekonomion, nenio okazas al li. Jen la potenco, jen la korupto, kaj jen kio estas ŝanĝenda en Usono. Tri el niaj kvar ĉefaj bankoj estas hodiaŭ pli potencaj ol kiam ni helpis ilin ĉar ili estis jam “too big to fail” [“tro grandaj por bankroti”]. Oni devas rompi ilin! Ili estas ekonomie tro potencaj, ili estas politike tro potencaj.”* Ne mirige, ke sekvatage post la antaŭelektoj de Nov Hampŝiro, gajnitaj de s-roj Sanders kaj Trump, financa analizisto maltrankviliĝis: “Post tio, kio okazis hieraŭ vespere, la investistoj ne povas plu ekskludi la eblecon de elekto-venko de ekstremulo, kiu sekvigus gravajn riskojn por la borsa merkato.”*

*  Televid-debato de New Hampshire, la 4-an de februaro 2016.
*  The Wall Street Journal, Novjorko, 16-an de februaro 2016.

Demokrata kandidato, kiu volas “rompi la bankojn”, respublikana kandidato kiu minacas Ĉinujon kaj Meksikon per komerca milito: jen kio devas efektive ŝajni vere “ekstrema” en Usono. Tiom, ke oni emas kredi, ke, instruita de sia propra sperto de industriaj delokadoj, de la malaltiĝo de la aĉetpovo, de la kreskanta kosto de altaj studoj, grava parto de la usona loĝantaro brutale forĵetas tridek jarojn da pedagogio de tutmondiĝo. Akompanate de milionoj da junuloj, kiuj ne suferis la gurdpropagandon de la malvarma milito, ili montras sian entuziasmon por kandidato kiu draŝas la “klason de miliarduloj”, ĵuras eksplodigi la manieron de financado de politikaj kampanjoj kaj eĉ ... deklaras sin socialisto!*

*  Vd Bhaskar Sunkara, “Socialisto sturme kandidatas al la Blanka Domo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2016..

Tiu ĉi senpacienco, tiu deziro batali kontraŭ “maldekstro”, kiu kapitulacis pri proksimume ĉio, troviĝas ankaŭ en Eŭropo. En Hispanujo, la Socialista Partio, senkreditita per siaj lokaj regnoj kaj la korupto-skandaloj, ĵus ricevis la plej malbonan rezulton de sia historio, dum la protestuloj de Podemos aperis sur la socia kaj politika scenejo. La dupartieco estas detruita, la ludo malfermiĝas. Kaj en Madrido, Barcelono, Zaragoso, urbaj administracioj kiuj plenas de imagpovo, kontraŭstaras al elloĝigoj, atakas la bankojn, remetas siajn servojn sub publikan administradon, faras kontrolproceduron pri la ŝuldo.

La elekta malvenko de la brita laborpartio en majo 2015 ankaŭ ne estis akompanata, kiel kutime en tia kazo, de dekstriĝo. Male, la blair-ismo estis forpuŝita de la membroj, kies nombro duobliĝis kaj nun egalas al tiuj de ĉiuj aliaj partioj kune. La elekto de s-ro Corbyn do demonstris la deziron konservi la laboristan identecon de partio, kiu preskaŭ tute demetis ĝin.* Same kiel s-ro Sanders, la nova gvidanto de la Laboristpartio adiaŭas la modernajn regulojn de komunikado per tio, ke li longe esprimas sin dum malnovstilaj mitingoj, kaj sentime vipas la grandajn komunikilojn, kiuj malamas lin. Neniu dubas pri lia sincero, kiam li klarigas siajn ideojn, sian filozofion, pli zorgante por radikale ŝanĝi la bazojn de la politika debato en sia lando ol ĉiapreze gajni la venontajn elektojn.

*  Vd Alex Nunns, “Jeremy Corbyn, l’homme à abattre”, Le Monde diplomatique en Esperanto, oktobro 2015.

“Hodiaŭ”, memorigas s-ro Jean-Claude Trichet, eksa direktoro de la Banko de Francujo, poste de la Eŭropa Centra Banko, ni havas kvazaŭan interkonsenton ene de la grandaj politikaj tiklaj problemoj de regado, pri almenaŭ tri punktoj: niaj publikaj elspezoj devas malaltiĝi, nia ekonomio havas ankoraŭ multe tro da rigideco kaj ni ne estas sufiĉe konkurenckapablaj.”* La “kvazaŭa interkonsento” de la gvidantoj okulfrapas, sed ĝiaj rezultoj ankaŭ. S-ro Trichet certe ne kapablas kompreni tion, sed tiuj, kiuj rifuzas ilin, estas pli kaj pli multnombraj. Al ili nenio estas cedata. Ekzemple, post submeti Grekujon, la Eŭropa Unio nun celas Portugalujon. “Ĉekape de malstabila koalicio, raportas Le Figaro, Antonio Costa, socialista ĉefministro, promesis al sia komunista aliancano kaj al la portugaloj, elĉerpitaj de la jaroj de recesio, malstriktigi la premilon de la malabundo. Sed la bruselaj garantiantoj de la stabilec-pakto ne emas aŭdi tion. Sub la eŭropa premo, precipe de la germana ĝendarmo, kaj de la merkatoj, la portugala registaro devis revizii sian projekton.”*

*  Le Journal du dimanche, Parizo, 14-an de februaro 2016.
*  Le Figaro, Parizo, 15-an de februaro 2016.

Male, kiam la konservativa registaro de s-ro David Cameron postulis, ke liaj “eŭropaj partneroj” protektu la interesojn de la City *

*  Por tre efika memorigo de la proklamoj pri tiu temo, vd [en la franca] “35 ans de promesses d’Europe sociale en bref”, Youtube.com, 15-an de majo 2014.
“la prioritato estas la sociala Eŭropo”

INTER TIAJ maldekstraj regantoj la disiĝo estas klara. Ĝi observeblas en la urnoj, ĝi observeblas sur la stratoj. La antaŭstato kaj ties homoj estas rifuzata, ilia politika bazo malgrandiĝas. La certeco, ke tiu ĉi sistemo fariĝis nereformebla, ke la malegalecoj povas nur profundiĝi, ke la krizoj instruas al ili nenion, nun enfluas en la socion. Kaj la amasiĝo de forkonfesoj, kiu karakterizas preskaŭ ĉiukampe la finan fazon de la mandato de la franca prezidanto ricevas preskaŭ pedagogian valoron. Ĉar ĉiu jam imagas la senton de malespero, kiu glaciigus la landon post eventuala reelekto de s-ro Hollande aŭ de reveno de s-ro Sarkozy.

En tia situacio de ĉiuj elementoj, la riskemo grandiĝas, escepte se oni lasas la iniciaton kaj la avantaĝon al la ekstremdekstro. La terorismo kaj la milito daŭre plutenas ŝajnan nacian kunteniĝon, sed la socia deklasiĝo kaj la mallarĝiĝo de la estonteco por la daŭro ne bone harmonias kun politika stabileco. Ĉion ĉi siamaniere esprimas la novaj figuroj de la maldekstro. Ilia paŝo estas memcerta, ilia direktiĝo malcerta. Sed la punktoj de historia baskulado estas ĝuste tiuj ĉi momentoj, en kiuj necesas agi anstataŭ subiĝi, ekmoviĝi anstataŭ atendi.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Historia transiĝo kiu disvolviĝos dum jardekoj”

Ĉinio reskribas la tutmondajn regulojn

Malgraŭ zorgoj pri la fino de la ĉina ekonomia miraklo kaj pli malfacilaj tempoj pro la posttremoj de la financa krizo en 2008, tutmonda reekvilibriĝo okazas - kaj rapide.

La 30an de novembro, la estraro de la Internacia Mona Fonduso (IMF) anoncis ke ĝi baldaŭ inkluzivos la ĉinan valuton - la renminbio (RMB) aŭ juano - en la aro da valutoj kiuj konsistigas ĝiajn Specialajn Rajtojn de Enspezo, kune kun la usona dolaro, la brita pundo, la eŭro, kaj la eno.

La decido agnoskis la kreskantan rolon de la ĉina valuto en pagoj por internaciaj komercaj transakcioj. Ekde la lanĉo en 2009 de eksperimenta programo por translandlimaj pagoj por komercaj transakcioj per RMB en Azio, la porcio de la ĉina komerco pagita per RMB kreskis de 3,2% al 25%, kaj verŝajne, laŭ la Financial Times, baldaŭ atingos 46%*. Pritraktejoj de transakcioj per la ĉina valuto estas starigitaj en Honkongo, Singapuro, Tajvano, Londono kaj Frankfurto. La RMB ankoraŭ neniel havas la statuson de monda rezerva valuto, ĉar tio necesigos konverteblecon kaj kompletan liberaligon de la kapitalmerkato, por kio Ĉinio ne estas preta kaj kio kunportos grandajn riskojn. Sed la leviĝo de la RMB estas “decidiga evento en [...] la internacia financo” laŭ siatempa ekonomikisto ĉe la IMF*, la komenco de malrapida moviĝo direkte al monda monsistemo kiu jam ne havos sian centron ekskluzive en la Okcidento.

*  ’The Future of the Renminbi’, Financial Times, Londono, la 30a de novembro 2015.
*  Eswar Prasad, citita de James Kynge en ‘Pivotal moment for the renminbi and China’ en ‘The Future of the Renminbi’, Financial Times, Londono, la 30a de novembro 2015.

Grandaj potencoj havas grandajn valutojn” diras Robert Mundell*. Kiel la laŭpaŝa leviĝo de la dolaro al rezerva statuso en la fruaj jaroj de la 20a jarcento, la internaciiĝo de la RMB estas unu parto de pli vasta historio, nome tiu de la releviĝo de Ĉinio en la roloj de kvazaŭ-aŭtonomeca kerno de la monda ekonomio kaj la ĉefa motoro de la movado de reekvilibrigo de Oriento rilate al Okcidento, kaj Nordo rilate al Sudo, kiu estas kerna karakterizaĵo de la nuna monda politiko.

*  Robert Mundell, citita de Benjamin J Cohen en ‘Currency and State Power’ en Martha Finnemore and Judith Goldstein (red.), Back to Basics: State Power in a Contemporary World, Princeton University Press, Princeton, 2013.

El la malneta enlanda produkto tutmonda, la porcio de Ĉinio - kalkulita laŭ alparo de aĉetpovo (purchasing power parity - PPP), kreskis dum 40 jaroj de malpli ol 2% al pli ol 16%, pli ol tiu de Usono. Kvankam la ekonomia kresko en Ĉinio regresis dum la “granda recesio” post la krizo de 2008, oni nun atendas ke la mezuma malneta enlanda produkto laŭkapa kreskos post nur kelkaj jaroj (de USD 9 800 al USD 16 000, kontraŭ 250 dolaroj en 1980). Pli longatempaj prognozoj antaŭvidis trajektorion de kresko kiu similis tiun de Japanio en la finaj jaroj de la 20a jarcento, kaj sugestis ke la malneta enlanda produkto laŭkapa atingos la hodiaŭajn nivelojn de Japanio aŭ Eŭropo ĝis la mezo de la 21a jarcento. Ĉinio laŭpaŝe regajnas pozicion en la monda ekonomio konforme al sia demografia pezo.

Kerna rolanto Sud-Suda

Ĝi jam fariĝis la kerno de la Sud-Suda komerca kaj investa ligo, anstataŭis Japanion kaj Usonon kiel la ĉefa komerca partnero de preskaŭ ĉiuj orientaziaj landoj, kaj fariĝis nemalhavebla rolanto en la komerco de Sudameriko, Afriko kaj Suda Azio. Ĉinio nun estas la ĉefa komerca partnero de Brazilo, superinte Usonon. Estas similaj tendencoj en Ĉilio, Argentino kaj pli malgrandaj sudamerikaj ekonomioj. Sud-Afrikaj eksportaĵoj al Ĉinio kreskis de 1,8% en 1998 al pli ol 12%, kaj importaĵoj kreskis de 3% al 15%. Eksportaĵoj el Barato kreskis de 2.9% al pli ol 10%, kaj importaĵoj de 2% al 12%.

Ĉi tio indikas ke okazas remodeligo de la geografio de la tutmonda komercado, kun Ĉinio ĉe la kerno de Sud-Suda sistemo de komercado centrita en Orienta Azio. Danke al novaj regionaj kaj transkontinentaj ligoj kun Orienta Azio kiel la centro, la Sud-Suda komerco (SSK) kreskis pli rapide dum 20 jaroj ol la tutmonda komerco. En 2013 SSK konsistigis 25% de la tutmonda komercado, 21% de eksportoj de fabrikitaj produktoj, kaj 25% de eksportoj de fabrikaĵoj kun teknika intenseco meznivela kaj alta. Dum tiu periodo, la komercado inter evoluintaj landoj malkreskis de 46% al malpli ol 30%. La rezulto estas redukto de la tradicia dependeco en latinamerikaj, subsaharaj kaj sudorientaziaj landoj je solaj merkatoj en Eŭropo kaj Usono. Samtempe okazis industria altgradigo, precipe en Orienta Azio: la porcio de la monda aldonvaloro per fabrikado en “evolulandoj” kreskis de 8,8% al preskaŭ 30%, kaj de la komercado de varoj de 25% al 47%.

La releviĝo de Ĉinio jam komencis ŝanĝi la vertikalajn Nord-Sudajn rilatojn de la epoko de la Okcidentaj imperio kaj industrio. Ĉi tio tamen kreas novajn dependecojn: kiam Ĉinio ternas, partneraj emerĝaj landoj malvarmumiĝas - kiel la nunaj malhaŭsoj ĉe eksportantoj de primaraj varoj pro la malrapidiĝanta kresko de Ĉinio. La efiko de la tutmonda krizo sur Ĉinio elmontras la neceson de strategio por daŭripova evoluigo kiu koncentriĝos pri enlandaj plibonigoj prefere ol la kreskigo de eksportaĵoj. Malgraŭ tio, ni vidatestas strukturan ŝanĝiĝon en la ekonomia kaj politika hierarkio de la tuta mondo.

Adiaŭ Bretton Woods?

La politiko postiĝas kompare kun la ekonomiko, sed laŭpaŝa reordigo de la monda politiko videblas en la kreskanta voĉo de la Sudo en organizaĵoj kaj kluboj (G20), en ĝia aktivismo en la monda politiko, kaj klopodoj konstrui novajn internaciajn instituciojn kiuj preteriras tradiciajn centrojn de la aŭtoritato. Ĉagrenite de la malrapideco de la ŝanĝiĝo, precipe en la IMF kaj Monda Banko, Ĉinio gvidas la klopodon de tutmondaj landoj de la Sudo krei novan sistemon por regi la mondan ekonomion. En 2013, Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko (la landoj BRICS) starigis la New Development Bank (NDB) kun la sidejo en Ŝanhajo, kun kapitalbazo (mono enpagita kaj promesita) de USD 100 miliardoj. Kombinante investajn kaj monajn funkciojn, la nova banko servos kaj kiel kreditinstitucio por infrastrukturaj konstruprojektoj kaj kiel monrezervo por problemoj rilate al bilancoj de pagoj. En 2014 Ĉinio fondis la Asian Infrastructure Investment Bank (AIIB), kiu, kiel la NDB, havas kapitalbazon de USD 100 miliardoj (la Banko por Azia Disvolviĝo, gvidata de Japanio, havas USD 160 miliardojn, la Monda Banko USD 220 miliardojn).

Oni ne subtaksu la gravecon de ĉi tiuj iniciatoj. Ili prezentas grandan defion al la aŭtoritato de tradiciaj regulfarantoj ĉe kiuj malkreskas la kapablo fiksi la internacian tagordon kaj formi la tutmondan medion. La erozion de la Eŭropa-Atlantika aŭtoritato reliefigas la malgraveco de malnovaj kluboj (G7) kaj la malfacileco ĉe antaŭe superregaj landoj kaj blokoj (NATO) fiksi politikajn tagordojn laŭ iliaj preferoj. Tiu sama erozio videblas en la konstanta regreso de la legitimeco kaj aŭtoritato de la institucioj de Bretton Woods, precipe la IMF, kies teno al la lando de meznivela enspezo en la Sudo malstreĉiĝis ekde la finaj 1990aj jaroj.

Agnoskante la defion, Usono intense kampanjis ĉe aliancitaj ŝtatoj en Azio kaj Eŭropo por ke ili ne aliĝu al la AIIB, argumentante ke ĝi ne plenumus la normojn de la IMF kaj Monda Banko rilate al malkaŝemeco, ekologia kaj socia respondeco, kaj demokrata estrado. La argumento estus pli konvinka se la IMF ne estus la brako de truda Eŭropa-Atlantika disciplino por la Sudo. Escepte de Japanion, Usono ne povis persvadi siajn plej proksimajn partnerojn. La New York Times rimarkis: “Oni rigardis la impeton aliĝi al la Banko kiel granda venko por Ĉinio en malofta publika alfrontiĝo kun Usono*.

*  Jane Perlez, ‘Stampede to Join China’s Development Bank Stuns Even its Founder’, The New York Times, la 2a de aprilo 2015; kaj ‘China Creates a World Bank of its Own, and the US Balks’, The New York Times, la 4a de December 2015.

La decido fondi la NDB kaj AIIB estas la rezulto de movado kiu kreskas ekde la 1990aj jaroj en Orienta Azio kaj Latinameriko reage al la misa priktraktado de regionaj financaj krizoj fare de la IMF. La azia krizo de 1997 ĝis 1998 konvinkis multajn orientaziajn politikofarantojn ke venis la tempo preni la estontecon en siajn proprajn manojn kaj serĉi pli grandan aŭtonomecon. La kreo de la nova sistemo havas grandegajn implicojn: esenca dimensio de la potenco en la monda politiko estas la kapablo fiksi kadrojn por politikoj kaj daŭrigi internaciajn reĝimojn pere de plurlandaj institucioj. La siatempa ministro pri financoj de Usono Lawrence Summers skribis, ke oni eble memoros oktobron de 2014 (kiam la AIIB estis fondita) “kiel la momenton kiam Usono perdis sian rolon kiel la garantianto de la tutmonda ekonomia sistemo. [...] De post Bretton Woods, ne venas al mi en la kapon evento komparebla al la kombinaĵo de la klopodoj de Ĉinio establi grandan novan institucion kaj la malsukceso de Usono persvadi dekojn de ĝiaj tradiciaj alianculoj [...] ne aliĝi al ĝi*.

*  Lawrence Summers, ‘Time US leadership woke up to new economic era’, Financial Times, Londono, la 6a de aprilo 2015.
Reskribi la regulojn

Kvankam estas neprobable ke la Oriento (Ĉinio) anstataŭigos la Okcidenton (Usonon) ĉe la centro kaj apogeo de nova hierarkio en la antaŭvidebla estonteco, estas tamen certe ke la potenco fariĝos pli disvastiĝinta. Por tiuj, kiuj estas sensivaj pri la neceso kompensi historiajn maljustaĵojn, pli grandan egaleco dezirindas. Sed tio ankaŭ implicas pliigitan konkurencon inter ŝtatoj por rimedoj, kapitalo, teknikaro, statuso kaj politika voĉo. La tutmonda reekvilibrigo, ankoraŭ en frua fazo, kunportas grandajn riskojn.

Ĉinio kaj Usono estas profunde interdependaj. Ĉinio estas la ĉefa kreditoro de Usono, kaj Usono restas nemalhavebla merkato por produktoj fabrikitaj aŭ muntitaj en Ĉinio. La longatempa intereso de Ĉinio estas laŭpaŝe redukti la masivan dolaran parton de siaj rezervoj de fremdaj valutoj kiu elmetas ĝin al monaj decidoj kiujn Usono laŭvole faras. Ankaŭ Usono volas redukti sian elmetitecon al eventualaj decidoj de fremdaj registaroj kiuj elmetus la dolaron - kaj la pozicion de Usono en la mondo - al granda risko.

La registaro de prezidanto Obama forte konscias ke la releviĝo de Ĉinio estas parto de “historia transiro [...] kiu disvolviĝos dum jardekoj”, kun gravaj sekvaĵoj por Usono en la 21a jarcento. Sen malkaŝe provi reteni Ĉinion, kaj celante eviti alfrontiĝon, ĝi volas “reguligi la konkuron surbaze de forta pozicio”*. Kiel Obama diris en sia Parolado pri la Stato de la Unuiĝo en 2015: “Ĉinio volas skribi la regulojn por la plej rapide kreskanta regiono de la mondo. [...] Kial ni lasu ke tio okazu? Estas ni kiuj skribu tiujn regulojn.

*  Nacia Sekureca Strategio de Usono, 2015.

Sed Ĉinio, kun aliaj postkoloniaj ŝtatoj, nun estas en pozicio por kunaŭtori la regulojn. La potenco devos esti kundividita. La internaciiĝo de la RMB estas nur unu parto de ĉi tiu ŝanĝiĝo. Kvankam neniu baldaŭ defios serioze la superregon de la dolaro, malrapida moviĝo en la monaj rilatoj de la mondo ŝajnas esti neevitebla. Kiel Benjamin Cohen komentis, la “plej probabla rezulto [similos] la interreĝadon inter la du mondmilitoj, kiam la brita pundo estis perdanta sian influon, kaj la dolaro estis leviĝanta, sed nek unu nek la alia superregis. En la venontaj jaroj, kelkaj valutoj konkuros inter si kaj neniu estos tiel klare antaŭiranta kiel en la antaŭnelonga pasinteco. La ekonomiaj kaj politikaj efikoj de pli fragmenta valuta sistemo povus esti nemalgrandaj*.

*  Benjamin J Cohen, ‘The Future of Reserve Currencies’, Finance & Development, vol 46, no 3, International Monetary Fund, Vaŝingtono, septembro 2009.

Philip S. GOLUB

Tiu artikolo estas traduko de ‘China rewrites the global rules’ kiu aperis sole en la anglalingva eldono de LMD de februaro 2016.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Enmarĉiĝo de Saud-Arabio kaj ĝia koalicio

Unujara milito por nenio en Jemeno

Saud-Arabio kaj ĝiaj aliancanoj penadas por venki la huthisman movadon, kiu daŭre kontrolas la ĉefurbon de Jemeno, Sanao. Dum diplomatio stagnas, la damaĝoj de la konflikto pligraviĝas kaj jam okazigas homaran katastrofon en la lando.

En la nokto de la 25-a al la 26-a de marto 2015, Saud-Arabio, kun helpo de dek sunaismaj islamaj landoj, ekis militan aeroperacon en Jemeno kontraŭ la huthistaj ribeluloj. Ĉi lastaj, devenantaj el malplimulto zajdista, branĉo de ŝijaismo, de pluraj monatoj premis la Jemenan reĝimon, sen tamen rekte minaci la Saudan reĝimon*. La partianoj de S-ro Abdel Malek Al-Huthi, ĉefo de la ribela movado kreita de lia patro, kontribuis al rompo de la procezo de la “Jemena printempo” devigante la transiran prezidanton, S-ro Abd Rabbo Mansur Hadi, al eksiĝo. Por tio, ili alianciĝis kun sia eksmalamiko, S-ro Ali Abdallah Saleh, prezidanto de Jemen dum pli ol tri jardekoj. S-ro Saleh estis pelita el potenco en februaro 2012 de popolaj mobilizadoj, kiuj komenciĝis unu jaron antaŭe, sed li restis politike aktiva. Profitante sian imunecon, li trovis en la huthisma movado la rimedon por venĝi sian falon.

*  Samy Dorlian, “Les partisans d’Al Hûthi au Yémen: de plutôt opprimés à plutôt oppresseurs”, en Anna Bozzo kaj Pierre-Jean Luizard (sub gvido de), Polarisations politiques et confessionnelles. La place de l’islam dans les “transitions” arabes, Roma Tr-E Press, Romo, 2015.

Kiam komenciĝis la operaco “Decidiga tempesto”, la huthistoj milite estis okupintaj la ĉefurbon, Sanaon, de septembro 2014, kaj estis ĵus prenintaj Adenon, la ĉefan urbon de la suda regiono. La dirita celo de la Saudaj kaj iliaj subtenantoj estis restarigi - oficiale laŭ lia peto - la potencon de S-ro Hadi, ekzilita en Riado, kiu nuligis sian rezignanoncon. Temis pri repeli la huthistajn milicianojn el la urboj al ilia norda devenejo en Saada. Tiu plano estis aprobita de la “internacia komunumo” per rezolucio 2216 decidita de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Unuiĝinta Reĝlando, Francio kaj Usono liveris al la koalicio armilojn kaj helpon pri militista informserĉo. En la regiona kampo tiu ofensivo celis kontraŭi la influon de Irano, akuzita progresigi siajn interesojn pere de la huthistoj. Evidente, kaj sen subteni S-ron Hadi, parto de la Jemena loĝantaro, ĉefe tiu de la suda regiono kaj oponanta S-ron Al Huthi, favore akceptis la intervenon de Saud-Arabio kaj ĝiaj aliancanoj*.

*  Vidu “Les ratés de l’opération ”Tempête décisive“ au Yémen”, Orient XXI, 10-a de septembro 2015, http://orientxxi.info .

Ĉe la fino de tiu unua milita jaro, la koalicio kaj ĝiaj subtenantoj lokaj kaj internaciaj nur tre parte atingis siajn celojn. Kvankam S-ro Hadi oficiale revenis en Jemenon post naŭ monatoj da ekzilo en Riado, li restas enfermita en Adeno. La granda havenurbo estis reprenita en julio 2015 de la kontraŭhuthistaj fortoj kun helpo de la koaliciaj, sed ĝia sekureco estas nefirma. Oni vivas tie laŭ la ritmo de minacoj kaj atencoj de ĝihadistaj grupoj, inter ili la Jemena branĉo de Organizaĵo de Islamisma Ŝtato (OIŜ). La sidejo de la registaro estis atakita kaj la guberniestro murdita en decembro 2015. Lia posteulo estis celita de alia atenco fine de januaro 2016. La interveno de la armeo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en sekurigo de la urbo havis nur limigitan efikon, kaj ĝia rekonstruado ankoraŭ apartenas al revo.

La sorto de Taezo komparita al tiu de Gazao

Cetere, la huthistoj daŭre kaj firme tenas la ĉefurbon, Sanao. Ili ne renkontas militan rezistadon de la ĉirkaŭantaj triboj kaj loĝantoj, tial grundaj bataloj en la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estas maloftaj. Ili senindulge subpremas ĝiajn oponantojn, la sendependajn intelektulojn kaj sunaismajn aktivulojn, apogante sin sur la sekurecaj fortoj de la eksreĝimo. La Sauda aerofensivo verŝajne plifortigis la subtenon, kiun ili havis en la nord-okcidenta kvarono de la lando, plimulte zajdisma kaj dense loĝata. La preno de la ĉefurbo por tiuj, kiuj helpas la rekonkeron de S-ro Hadi, do ne estos facila afero.

Plie, la koalicio, kiu grunde militagas ekde julio 2015, jam havis gravajn perdojn. En septembro 2015, 83 soldatoj ĝiaj, inter kiuj 45 Emirlandanoj, estis mortpafitaj de misilo. En mezo de decembro alia atako mortigis 152 el ili. Emirlandanoj kaj Saudanoj uzas dungosoldatojn liveritajn de la Usona privata militista kompanio Academi (eksa Blackwater). Ili ankaŭ apogas sin sur lokaj batalantoj.

Malgraŭ la bombadoj kaj la ekzilo de la registaro agnoskita de la “internacia komunumo”, la huthistoj daŭrigas iajn ŝtatservojn. Ili plenumas funkciadon de iuj institucioj, kiel vizoservo, landlima polico, justico kaj universitatoj. Ili pagas salajrojn de la ŝtatoficistoj, inkluzive tiuj de sudaj regionoj. Onidiroj parolas pri rapida malkreskado de la monrezervo de la centra banko, sed neniu fidinda informo disponeblas pri tio.

Prenita de la huthistoj en marto 2015, la tria urbo de la lando, Taezo, estis plurfoje proklamita “liberigita” de batalantoj de la tribestro Hamud Al Miĥlafi, ĉefo de la islamista partio Al-Islah. Tamen, kvankam la huthistoj tie havas nur malfortan subtenantaron, ĝi daŭre estas scenejo de fortegaj bataloj. La huthistoj okupas la urbon kun siaj aliancanoj de la armeo. Ili estis akuzitaj bloki la alvenon de homama helpo, kaj ankaŭ forrabi ĵurnalistojn kaj aktivulojn. La sorto de Taezo, kiu suferas pro blokado komparata de la loĝantoj al tiu de Gazao, estis amase uzita en la sociaj retoj por bildigi la krimojn de la huthistaj milicianoj. Tiel okazas aŭkciado pri viktimiĝo, kiu malhelpas kompreni la komplikecon de la konflikto kaj la distribuo de respondecoj inter la du flankoj.

La bilanco de la kampanjo lanĉita de la Saudanoj ne estas tre brila. La militista strategio rapide montris siajn limojn, des pli, ke la huthistaj fortoj kapablis ekspedicii en la Saudan teritorion. En Jemeno oni kalkulas pli ol kvar mil civilajn viktimojn. La neregistaraj organizaĵoj alarmiĝas pri grava malsatega risko en tiu lando, kie 80% de la loĝantoj bezonas urĝan helpon kaj kie 2,5 milionoj da homoj estis translokigitaj. La detruoj de bazaj instalaĵoj, ŝoseoj, pontoj kaj ankaŭ hospitaloj ege malfaciligas la homhelpan laboron. Ambaŭflanke la batalantoj, lokaj kaj fremlandanaj, montras evidentan malrespekton al internaciaj konvencioj. Kvankam ĉiuj partoprenantoj faris militkrimojn, la konflikto estas tute ignorata de amaskomunikiloj, kaj nenio indikas, ke ili ŝanĝos sian sintenon.

Patronitaj de UN, la pactraktadoj en junio kaj decembro 2015 estis maltrafitaj okazoj, kaj kondukis al neniu devontiĝo. La dumtempaj planitaj militpaŭzoj estis nur formalaj, bataloj kaj bombadoj neniam ĉesis. Nek la Saudanoj, nek la partianoj de S-ro Hadi, nek la huthistoj iam serioze konsideris la traktadon. La membroj de Konsilantaro pri Sekureco faris nur minimumajn diplomatajn premojn, kaj la partiaj reprezentantoj, ofte ekziluloj, havis nenian influon sur la lokaj okazaĵoj.

Tiu milito estas ankaŭ priskribita, kiel konflikto inter komisiitoj de Riado kaj Teherano. Tamen, fakte, la Islama Respubliko de Irano ŝajnas resti for. Ĝi limigas sin al parolaj provokadoj kaj, verŝajne, monhelpo. Ĝi evidente ne konsideras sian subtenon al huthistoj, kiel centran temon de sia diplomatio. Samtempe la membroj de la regiona koalicio ne certe havas la samajn interesojn. Saud-Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kataro havas diversajn rilatojn kun la eksreĝimo de S-ro Saleh, kun la suda secesia movado, aganta de la 1960-aj jaroj, kaj kun la islama frataro. La ekregado de la reĝo Salman en Riado, tiel malgravigis la ofensivon kontraŭ la islama frataro lanĉita en la regiono en 2013. Male la Emirlandanoj daŭre premas tiun parton de la islamista flanko, kaj gastigas en sia teritorio S-ron Ahmed Ali Saleh, kiun ili opinias ebla atuto, eĉ kiam ĉi lasta, filo de la eksprezidanto kaj esperanta la plej altajn postenojn, daŭre kontrolas la Respublikajn fortojn, aliancanoj de la huthistoj.

Politikaj malkonsentoj ankaŭ okazas inter la koaliciaj landoj kaj tiuj, kiujn ili supozeble subtenas en la Jemena lando. Kia rolo por S-ro Hadi kaj lia vic-prezidanto Ĥaled Bahah? Kia formo por la ŝtato, kiam Sanao estos “liberigita” kaj la “laŭleĝaj” regantoj restarigitaj? Jen demandoj, kiuj restas senrespondaj pro internaj rivalecoj en konkuro al potenco kaj secesiaj esperoj de la suda regiono. La konflikto estas parto de loka situacio, kiu mem estas tute aŭtonoma. Tial, la fino de eksteraj entrudiĝoj aperas kiel necesa kondiĉo, sed tute ne sufiĉa, por daŭra paciĝo.

Tamen, ju pli la konflikto daŭras, des pli la rimedoj por atingi tiun celon malmultiĝas. La ruiniĝo de la ŝtato, la detruo de la instalaĵoj kaj la malapero de la politikaj partioj, iam firme starantaj en la socio, estas tre maltrankviligaj. Ili lasas la lokon al milita ekonomio, al kaŝkomerco pro malabundo, al “militsinjoroj” kaj al etna disiĝo kunestanta kun forta kontraŭiĝo inter sunaistoj kaj ŝijaistoj.

Parta malintereso de la Konsilio pri Sekureco

Fronte al tia evoluo, internaciiĝo de la konflikto povus esti utila. Ĉu fakte oni povas lasi la kontraŭulojn mem elturniĝi? Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Francio kaj la aliaj membroj de Eŭropa Unio lasis memflui la Jemenan dosieron. Ili subtraktigis ĝin al Saud-Arabio. La fermado de iliaj ambasadejoj en februaro 2015 okazis en ekstravagancaj kondiĉoj, la diplomatoj lasis malantaŭ si kompromitantajn dokumentojn kaj dekojn da kirasitaj veturiloj sur la parkejo de la flughaveno. Precipe, ĝi ne faciligis la komprenon de la situacio kaj redirekton de la kondukata politiko. Multaj el la kutimaj dialogantoj de la fremdaj diplomatoj viciĝis kun la huthistoj, kaj tiel rompiĝis la kontaktoj, ĉefe kun la sekurecaj servoj.

La laŭleĝeco de la ŝtato reprezentita de S-ro Hadi, agnoskita de la “internacia komunumo” estas komplika demando, ĉar liaj instituciaj subtenoj estas malmultaj. Krome la komercaj interesoj devigas la eksteran politikon de la okcidentaj landoj, kiuj estas ligitaj al Golfaj reĝlandoj per armilaj kontraktoj. Tio limigas iliajn manovreblecojn rilate al la koalicio. Ili tamen ne povas ne scii kiom la Jemena konflikto povas rekte profitigi la ĝihadistojn, kiuj nutras sin de malstabileco kaj religiaj oponecoj*. Elmigradaj konsekvencoj, kiuj certe okazos en la venontaj monatoj, ne lasos sen reagoj la okcidentajn ĉefurbojn*.

*  Farea Al-Muslimi, “How Sunni-Shia sectarianism is poisoning Yemen”, Carnegie Endowment for International Peace, Washington DC, 29-a de decembro 2015.
*  Helen Lackner, “Can Yemenis escape?”, Open Democracy, 11-a de decmbro 2015, www.opendemocracy.net

Delonge sindetena, same kiel Ĉinio, la Rusa registaro serĉas rolon por faciligi intertraktadon. Antaŭ ol foriri la landon, la reprezentantoj de la Rusa ambasedejo en Sanao plurfoje renkontis S-ron Saleh, plejverŝajne por provi trovi elirejon por li kaj difini rolon por lia filo. Pridubo de la klano Saleh pri la alianco kun la huthistoj, fakte povus ŝanĝi la fortokomparon.

En la Konsilio pri Sekureco, la Jemena dosiero ne kreis la saman akriĝon, kiel la Siria afero. Tiu parta indiferenteco estas unu el la kialoj, por ne inklini al optimismo. Tamen ekzistas spaco por diplomataj manovroj: pli forta spronado por intertrakti, premoj sur la militantoj, por ke ili respektu la internacian juron, severigo de punoj al apartaj celoj kaj oficiala subteno al la speciala sendito de UN, la Maŭritania Ismail Uld Ŝejĥ Ahmed. Kvankam la blukaskuloj de la jaroj 1990-aj ne plu estas laŭmodaj, portempa sendado de paciga forto povas esti solvo. Tiu eblo jam estis aludita, precipe de iuj partianoj de la suda secesio.

Preter la demandoj pri militĉeso, la perspektivoj por ekonomia disvolviĝo estis tro flanken metitaj dum la transira periodo inter 2012 kaj 2014. Tiu manko kontribuis al ruiniĝo de la potenco de S-ro Hadi, kaj al plifortiĝo de la populareco de huthistoj, sudistoj kaj iuj ĝihadistoj, kiuj staras ekstere de la institucia politiko. Kohera strategio por helpado devus koncerni ne nur la regionajn regnojn, sed ankaŭ Eŭropajn kaj Nord-Amerikajn landojn. Por fora estonteco, tia internaciigo estus ne nur malpli kosta ol la nuna militista interveno, kies kosto estas taksata tage po 200 milionoj da dolaroj, sed ankaŭ certe pli efika.

Laurent BONNEFOY


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Preskaŭ duonmiliono da “rubuj-laborkontraktoj”

La sociala brulaĵo de la pola dekstrularo

Venkinto de la parlamentaj elektoj de oktobro 2015, la pola konservativa partio Juro kaj justeco (PiS) multigas la elmontrojn de aŭtoritatemo. La Eŭropa Komisiono lanĉis en januaro “proceduron por savi la juro-Ŝtaton”

ĈE LA DEĴOREJO de la sindikato Solidarnosc de la minejo Pokaj (paco), ĉe Ruda Slaska, en Silezio, s-ro Adam Kalabis, 46-jara, kun korpa aspekto de spektakla luktisto kaj tonditaj haroj, proponas al ni teon. Liaj dikegaj manoj estas ankoraŭ iom nigraj el karbo: antaŭ duona horo, li ankoraŭ estis 800 metrojn subtere. “Ĉi tie, estas kvar mil salajruloj, el kiuj duono estas ministoj, li informas. Mi ĉi tie laboras de mia 18-jariĝo. Mi komencis per portado de karbosakoj. Nun mi laboras ĉe la bontenado.” Tiu giganto diras, ke li estas “eluzita pro la minejo”: Mi esperas ne finiĝi samkiel mia patro: li emeritiĝis je 45 jaroj, kaj mortis unu jaron poste.” Emeritiĝo? S-ro Kalabis ja ne proksimas ĝin: “En sia kalkulo, la antaŭa registaro senvalidigis la tagojn de foresto pro malsano, kaj tiujn kiam mi donis mian sangon.” Kelkaj ministoj kutimis doni sian sangon por ricevi ripoztagon... “La liberaluloj eĉ malinkluzivis la jarojn de soldatservo de tiuj, kiuj servis dum la tempo de komunismo!”

S-ro Kalabis laboras por la publika kompanio KW “sep horojn kaj duono tage, kvin tagojn semajne, por 2900 zlotoj”, tio estas malpli ol 700 eŭroj. “Mia salajro kreskis je 150 zlotoj (34 eŭroj) en dek kvin jaroj. Sed ne mi estas kompatinda: la vidvino de amiko, mortigita per la mingasa eksplodo de Halemba [23 mortintoj, en novembro 2006], ricevis sesmonatan salajron kiel kompenson, kaj nenion pli!” Li streĉas siajn luktisto-pugnojn: “En mia familio, ĉiuj estis ministoj, de pluraj generacioj. Sed mi estas la lasta. Mia edzino purigas la publikajn necesejojn. Tio estas “rubujo-kontrakto”, 800 zlotoj (180 eŭroj) monate por plentempa laboro!” La “flekseblaj laborkontraktoj” ja estas kromnomataj “rubuj-kontraktoj” de tiuj, kiuj ilin suferas.

Kontraŭ “mondo de biciklistoj kaj vegetaranoj”

“Estas malfacile trovi fiksan laboron, vespiras la ministo. Jen kial la junuloj foriras eksterlanden.” De post la eniro de la lando en la eŭropa Unio, en 2004, almenaŭ du milionoj da poloj elmigris, ĉefe en Britujon. “Miaj filo kaj filino revas vivi en Britujo. Kapitalismo estas bona por tiuj, kiuj scipovas fari negocon, ne por la aliaj”, konkludas s-ro Kalabis levante la ŝultrojn. Tre diversaj dekoraciaĵoj pendas ĉe la muroj de la sindikata ejo: la standardo de Solidarnosc, la blazonŝildo de Pollando — kronita blanka aglo kun ruĝa fono-, la neevitebla portreto de la papo Johano-Paŭlo la 2-a, la foto — subskribita — de loka bokso-ĉampiono kaj ... la kalendaro 2016 de la partio Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwosc, PiS).

Ministo kaj sindikata delegito de Solidarnosc, s-ro Kalabis ankaŭ aktivas por tiu partio situanta dekstre de la dekstro. Cetere, Solidarnosc alvokis voĉdoni por la kandidato de la PiS, s-ro Andrzej Duda, okaze de la prezidanta elekto de majo 2015. Okaze de la parlamentaj elektoj kiuj sekvis, la sindikato ne donis instrukciojn, sed ĉiu komprenis la mesaĝon... “Mi estas katoliko, sed ne tial mi engaĝiĝis. La PiS, estas la solaj, kiuj nin subtenas, ili estas proksimaj de la homoj. Post la mingasa akcidento de Halemba, la prezidanto Kaczyniski* venis renkonti nin; tio kortuŝis min.” Inverse, s-ro Kalabis malamas la liberalulojn de la civitana platformo (Platforma Obywatelska, PO), centrodekstra partio reginta de 2007 ĝis 2015. La ministo diras, ke li estis ŝokita per la ĉeesto de la prezidanto Bronislaw Komorowski ĉe la funebra ceremonio de la generalo Wojciech Jaruzelski, la komunista gvidinto de la Respubliko (1981-1989), kiu subpremis Solidarnosc. Kaj li ne akceptis, ke la PO-registaro konsideris sen interkonsiliĝo, en januaro 2015, la fermon de la minejoj: “Mi eksciis pri la fermo de mia ŝakto per la televido!”, li koleras. Li estas konvinkita pri tio: la eksa ĉefministro Donald Tusk, el PO, fariĝinta prezidanto de la eŭropa Konsilio, “volas fermi ĉiujn minejojn, dum la PiS ĵuris konservi ilin”. “Plejmultaj kolegoj voĉdonas por la PiS”, li konkludas.

*  Lech Kaczynski, Prezidanto de Pollando de 2005 ĝis sia morto, la 10-an de aprilo 2010, en la aviadila kraŝo de Smolensk (96 mortintoj). Li estis la ĝemela frato de s-ro Jarosław Kaczynski, ĉefministro de 2006 ĝis 2007 kaj nuna ĉefo de la PiS.

La 25-an de oktobro 2015, la PiS gajnis la parlamentajn elektojn (Asembleo kaj Senato) per 37,6% de la voĉoj, kontraŭ 24,1% por la liberaluloj kaj 8,8% por la popolistoj de Kukiz’15. Ne atinginte la necesajn sojlojn (5% por partio, 8% por koalicio), la progresema tendaro ricevis neniun elektiton*. La maldekstrularo, dividita inter la ‘unuiĝinta Maldekstro’ kaj ‘Kune’ (Razem), sed ankaŭ viktimo de la forrabado kaj absorbado de siaj socialaj ideoj fare de la reakcia dekstrularo, forestas en la Parlamento. Kelkajn monatojn antaŭe, en majo 2015, la prezidanta elekto jam donis antaŭsenton de tiu konservativa ondego: la eliranta prezidanto, la liberalulo Komorowski, estis venkita je la dua balotvico de s-ro Duda, kvazaŭ nekonato.

*  Escepte de la reprezentanto de la germanlingvanoj, kiu ne estas submetita al la 8% sojlo.

Malgraŭ ripetitaj petoj, neniu PiS-respondeculo konsentis renkonti nin*. Tamen, intervjuo kun la ministro pri eksterlandaj aferoj Witold Waszczykowski, publikigita en la germana popolisma Bild (3a de januaro 2016) donas ekvidadon de la ideologio de ĉi tiu partio: “Kvazaŭ la mondo devus evolui laŭ marksisma modelo, en ununura direkto; al mikso de la kulturoj kaj rasoj; mondo de biciklistoj kaj vegetaranoj, kiu uzus nur regajneblajn energiojn kaj batalus kontraŭ ĉia formo de religioj. Ĉio tio havas nenion komunan kun la polaj tradiciaj valoroj. Tio estas la malo, de tio, kion plej multaj poloj konsideras grava: tradicio, historia konscio, amo al sia lando, fido en Dio kaj normala familia vivo, kun unu viro kaj unu virino*?”

*  S-ro Tomasz Poreba, eŭrodeputito, ja konsentis interŝanĝi per elektronaj mesaĝoj, sed li poste rifuzis, ke eltiraĵoj de liaj respondoj aperu en tiu ĉi artikolo.
*  Fronte al la skandalo kaŭzita de tiuj deklaracioj, la ministro poste pretendis, ke temas pri “ŝerco”.
Elekto inter malcerta dungado kaj elmigrado

Tamen, konservativismo ne estas la sola motivo de la voĉdonantoj de la PiS. Ili varbiĝas en Pollando de deklasiĝo, de malriĉeco kun forta necerteco pri la eblo retrovi akcepteblan situacion, situacioj, kiuj kaŝiĝas malantaŭ la bonaj makroekonomiaj indikiloj (vd sube “Gvidomarkoj”). Pollando de la malgravuloj, kiuj, same kiel s-ro Kalabis kaj lia familio, suferis pro la liberalismaj reformoj kaj ofte havas nur elekteblecon inter “rubuj-kontrakto” je 200 eŭroj kaj elmigrado. Pollando specialigita pri subkontraktado de malalt-kvalitaj produktoj por la grandaj eŭropaj grupoj, ĉefe germanaj. Pollando de la pensioj je malpli ol 300 eŭroj monate. Naciisma, klerikala, protektisma kaj ksenofoba (vd ... ), la PiS sciis allogi ĉiujn tiujn seniluziigitojn per ambicia sociala programo: 500-zlota (115 eŭroj) ĉiumonata monhelpo por ĉiu infano, financota pere de banka kaj superbazara impostado; minimuma salajro; kaj eĉ reveno de emeritiĝo je 60 jaroj por virinoj kaj 65 jaroj por viroj, dum la liberaluloj intencis fiksi ĝin je 67 jaroj.

Politikologo, profesoro ĉe la universitato de Varsovio, Radoslaw Markowski studis la evoluon de la PiS: “Kiam ili estis en la registaro, inter 2005 kaj 2007, ili estis konservativaj, sed liberalaj ekonomie. Ili fariĝis pli kaj pli popolistoj, ksenofoboj kaj eŭroskeptikaj; katolika naciismo, spicita de sociala programo.” Li ordigas la voĉdonantojn de la partio laŭ tri kategorioj: “Unue, tiuj, kiujn mi nomas ‘la sekto de Smolensk’: homoj konvinkitaj, ke la kraŝo de aprilo 2010* estis frukto de komploto de Donald Tusk kaj Vladimir Putin. Poste, la praktikantaj katolikoj, kies konoj pri la mondo ofte resumiĝas je tio, kion rakontas al ili la paroĥestro — triono de la praktikantaj poloj ek-spertis la politikan propagandon en preĝejo.” Kaj fine, la modestaj homoj, allogitaj de la sociala programo de la partio: “La PiS sukcesis eltrovi la atendojn de la laboristoj, de la kamparanoj...” La sindeteno — preskaŭ 50% - faris la ceteron.

*  Vd. noto 1.

Sociologo ĉe la maldekstra pensfabriko Krytyka Polityczna (“La politika kritiko”), Jakub Majmurek analizas la faktorojn, kiuj kondukis al la forigo de la liberaluloj: “La PO restis regantaj ok jarojn. Tio estas longa por juna demokratio. La ĉefministrino Ewa Kopacz, kiu anstataŭis Donald Tusk, kiam li foriris al Bruselo, ne havis karismon. Sed precipe, la liberaluloj neniam releviĝis post la “afero de la subaŭskultado”. En junio 2014, la konservativa semajngazeto Wprost publikigas privatajn konversaciojn de proksimuloj de la regantoj, registritajn de kelneroj de granda restoracio en Varsovio. La maldeca vortprovizo de la kunparolantoj, ilia sekreta ligiteco kaj ilia aroganteco neniigis la bildon de la supozata “civitana” platformo: “Post tio, ili estis perceptataj kiel elitoj vivantaj ekster la realaĵoj”, rakontas Majmurek.

Li ankaŭ substrekas la “memkontenton” de la liberaluloj: “La gvidantoj de la PO estas relative maljunaj; ili travivis komunismon, la mankojn. Ilia ripetata diskurso estis: ‘Rigardu kian salton faris Pollando!’ Jen diskurso ne aŭdebla de la junuloj: ili ne konis tiun epokon. Kaj, kiam ili iras labori en okcidenta Eŭropo, ili konstatas, ke la salajroj estas tie pli altaj. En Berlino, la luprezoj estas iom pli altaj ol en Varsovio, sed homoj perlaboras trioble pli. La aspiroj de la pola junularo estas tre fortaj.” Kaj ties frustriĝoj, tute same.

34-jara entreprenestro, s-ro Pawel Michalski akceptas nin en Bytom, urbo de Silezio viktime postvivanta la fermon de la minejo. Vidiĝas fermitaj ferkurtenoj, almozpetantaj emeritinoj... “Ĉi tie estas 20% da senlaboreco”, vespiras la juna entreprenisto. Li aktivas en la movado Kukiz’15, ikonoklasta partio, popolisma, “kontraŭ-sistema”, fondita laŭ lia nomo de s-ro Pawel Kukiz, eksa rokmuzikisto, kaj enpenetrita de la supernaciisma ekstremdekstro. S-ro Kukiz kunigis ne malpli ol 20% de la voĉdonantoj dum la unua balotvico de la prezidanta elekto en majo 2015, kaj lia movado nun konsistigas la trian politikan forton de la lando, antaŭ la maldekstro. Kandidato de Kukiz’15 por la parlamentaj elektoj, s-ro Michalski rikoltis 15% de la voĉoj en Bytom. “La junuloj elmigras, li vespiras. En Britujo aŭ en Germanujo, estas facile labori. Ĉi tie, unu el miaj amikinoj, flegistino, gajnis 1700 zlotojn (malpli ol 400 eŭroj) monate: ne eblas vivi per tio. Estas hontinde! Do ŝi foriris al Germanujo.” S-ro Michalski diras sin “favora al libermerkato”, sed subtenas la projekton de la PiS atribui 500 zlotojn monate al ĉiu infano: “Homoj estas tro malriĉaj, necesas helpi ilin.” Rilate la ĉeeston de ekstrem-naciistoj sine de lia partio, li preferas ĝin malgravigi: “Nu ja, vi scias, estas ĉio, en Kukiz...”

Granda balaado ĉe la kapo de la publikaj amasinformiloj

Kvankam li studis politikan sciencon, s-ro Robert Piaty, 33-jara, tamen sinsekve subskribis plurajn “rubuj-kontraktojn”. Nun, li laboras en Katowice en telefon-alvok-centro, kontraŭ 1 400 zlotoj monate, tio estas 320 eŭroj. “Duono de miaj amikoj foriris en Anglujon. Mi mem vivis tie dum ses monatoj; mi gajnis 1 200 eŭrojn monate.” Li apartenas al la sindikato Sierpien 80 (“Aŭgusto 1980”, reference al la striko de Solidarnosc) kaj voĉdonas por la maldekstra partio Kune (3,6% de la voĉoj), kiu prezentas sin kiel la pola Podemos. Sed li komprenas, ke junaj malriĉuloj sen stabileco voĉdonas por la PiS, esperante profiti el ĝia sociala programo: “Ili promesis minimuman horan salajron por jam julio 2016.” Dume, kaj antaŭ ol realigi siajn socialajn promesojn, la PiS pli severe kontrolas la instituciojn: inter la Kristnaska festo kaj la Novjara Festo, la nova registaro nomumis kvin juĝistojn sine de la plej alta juĝa institucio, la konstitucia Tribunalo, voĉdonigis leĝon modifantan ĝian funkciadon kaj maldungis la direktorojn de la publikaj amasinformiloj. Kaj ne estas ĉio: en marto, leĝo igos la ministron pri justico la nova ĝenerala prokuroro. De la mezo de decembro 2015, pluraj dekmiloj da poloj manifestaciis je la alvoko de la Komitato por Defendo de demokratio (KOD). Kaj, senprecedenca fakto en la historio de la eŭropa Unio, la Komisiono de Bruselo lanĉis la 13 -an de januaro kontraŭ Varsovio “proceduron por savi la juro-ŝtaton”: antaŭprocesa enketo por decidi, ĉu Pollando kontraŭstaras aŭ ne la demokratiajn principojn.

“La pola demokratio fartas tre bone”, opinias Aleksandra Rybinska, ĵurnalisto ĉe wSieci. Meze de januaro, la kovrilpaĝo de tiu dekstra semajngazeto prezentis sub titolo “Konspiro kontraŭ Pollando” fotomuntaĵon asociigantan la kancelierinon Angela Merkel kaj la prezidanton de la eŭropa Parlamento Martin Schulz al la dispecigo de Pollando en 1772. Rybinska pravigas la politikon de la PiS: “La PO nomumis siajn proprajn juĝistojn iom da tempo antaŭ ol perdi la elektojn. La PiS do ne estus povinta adoptigi iun ajn leĝon. Kaj koncerne la nomumojn en la amasinformiloj, estas kutimo ĉi tie: en 2008, dekstraj kolegoj estis maldungitaj laŭ ordono de la PO. Kaj tiam, la okcidentanoj ne skandaliĝis ... La vero estas, ke la PiS estas ĉio, kion la 1968-uloj nun regantaj en Eŭropo malamas. La Okcidento pensis, ke la Hungarujo de Viktor Orban estas escepto; sed nun Pollando siavice turniĝas al la tradiciaj valoroj. Bruselo timas la konservativajn fortojn.”

Malmulte da junuloj inter la defendantoj de demokratio

“La subtenantoj de la PiS opinias, ke ili estis malestimataj, persekutataj de la liberalaj elitoj, analizas Majmurek. Iliaj gvidantoj estis iom pli junaj ol la liberaluloj, tial ili estis mokataj, nomataj “la Pampers”! Pro tio ili sentis koleron kontraŭ la politika klaso. Post tiu malfeliĉa epoko, ili opinias, ke ilia tempo alvenis. Ili deziras venĝi sin”.

Kun malvo-kolora jako, orelringoj kaj rubando-ligita hararo, la senstreĉa Mateusz Kijowski, 47-jara, enkorpigas ĉion, kion la PiS forĵetas. Tiu fakulo pri la teknikoj de informado fondis la KOD sur la socia reto Fejsbuko Facebook, en novembro 2015. “En kelkaj tagoj, ni estis 55 000 enskribitoj”, li diras ridetante. Li revenas de Strasburgo, kie, li rakontas, la KOD-delegitaro ricevis “tre bonan akcepton de la liberalaj, socialistaj kaj verdulaj eŭrodeputitoj”. Nun, meze de januaro, li ekzorgos pri organizado de dua ondo de manifestacioj “en 46 urboj, kaj ĉe la pola diasporo en Eŭropo”. Ni montras al li ekstremdekstran filmeton cirkulantan sur la reto, kiu akuzas la KOD esti financata de la usona miliardulo George Soros: “Bedaŭrinde ne!, li ekridegas. Serioze, neniu antaŭvidis tiujn atencojn kontraŭ la liberecoj. Dum la kampanjo, la PiS ne parolis pri tio. Ĝi agas kvazaŭ ĝi ricevis mandaton donantan al ĝi ĉiujn rajtojn, kvazaŭ demokratio signifus absolutan potencon de la balota plimulto. Ĝi atakas la fundamentan principon de la eŭropa Unio, kio estas la divido de la povoj. Ni volas defendi niajn liberecojn.”

La postan sabaton, en Gdansk, ĉirkaŭ du mil subtenantoj de la KOD kuniĝis sur la Solidarnosc-placo, antaŭ la ŝipfarejo. Ili paŝas en la neĝo por varmigi sin. Iliaj afiŝtabuloj alvokas defendi demokration. Karikaturo komparas la novan ĉefon de la publika televido TVP, s-ron Jacek Kurski — Gdansk-denaskulo, kromnomata “la hundego de la PiS”-, al s-ro Jerzy Urban, malamata proparolanto de la eksa komunista reĝimo. La manifestaciantoj svingas polajn, eŭropajn flagojn, kaj eĉ kelkajn ĉielarkajn standardojn de la LGBT-movado*. Iuj portas la blankan maskon de la Anonymous. Senpilota aviadilo superflugas la placon kaj filmas la manifestaciantojn. Mokema, la homamaso salutas la flugantan spionon.

*  Movado por defendo de la rajtoj de la samseksemaj, duseksaj kaj transaj personoj.

“Estas nia devo esti ĉi tie, klarigas du emeritinoj dum la manifestacio direktiĝas al la urbocentro. Oni manifestaciis en 1980; diktaruron oni ne plu volas! Ni venis por la junuloj, kiuj ne scias kion ili povas perdi.” Ja la meza aĝo de tiuj manifestaciantoj estas alta: plej multaj el la partoprenantoj estas pli ol 40-jaraj. “Mi estas ĉi tie proprainiciate, mokas tiu junulino, mi ne estas pagita de George Soros.” Kiel ŝi klarigas, ke la junuloj tiom malmulte mobiliziĝas? “Ili estas apatiaj, ili ne havas politikan konscion kaj ne sentas sin koncernataj. Mia juna frato, kiu estas 18-jara, volis voĉdoni por Kukiz; mi sukcesis konvinki lin voĉdoni por PO.” Alveninte ĉe strato Dluga en la malnova urbo, la manifestaciantoj martelas: “Ni volas esti ni mem”, frapfrazo de Solidarnosc en 1980. S-ro Aleksander Hall, eksa disidento, prenas la laŭtparolilon kaj publike kritikas, ke la ĉefo de la PiS, s-ro Kaczynski, estas la vera potenculo de la lando, sen respondeci pri oficiala funkcio. Flagrubando cetere montras lin kiel marionetiston manipulantan laŭplaĉe la prezidanton Duda kaj la ĉefministrinon Beata Szydlo. Je la 13-a kaj duono, kantinte la nacian himnon kaj aŭskultinte la eŭropan himnon, la manifestaciantoj disiĝas, ignorante la kelkajn junulojn, kiuj nomas ilin “porkoj elirintaj el sia manĝujo”, kutima insulto de la PiS-subtenantoj al tiuj de la PO.

Eŭropo okupiĝu pri sia duonmiliono da migrantoj!

La KOD tamen havas alian zorgon ol apatio de la junuloj, aŭ ilia voĉdonado por la desktro kaj popolistoj: ĝia malfacilo logi, ekster la liberalaj medioj. Neniu el la renkontitaj maldekstraj voĉdonantoj deziras partopreni ĝiajn manifestaciojn. “La liberaluloj estas sufiĉe riĉaj homoj, la parto de la socio, kiu profitis el la ekonomiaj reformoj”, moke diras s-ro Piaty, la juna malriĉulo en situacio nestabila kaj malcerta de Katowice. Feminisma aktivulino de Varsovio, s-ino Ania Zawadzka partoprenas dum la Gay Pride kaj la kontraŭfaŝisma kontraŭ-manifestacio, kiu, ĉiun 11-an de novembro, oponas la marŝon de la ekstremnaciistoj. Tamen, ŝi rifuzas aliĝi al la KOD: “La liberala elito respondecas pri la situacio, ŝi asertas. Ili rifuzis etendi la rajton je aborto por ne malkontentigi la Eklezion*. Ili faris el Pollando ekstremliberalan landon, multigis la leĝojn kontraŭ la laboristoj, malestimis kaj marĝenigis la malriĉulojn. Pro ili, la popolo baskulis dekstren.”

*  De 1993, aborto estas permesata en Pollando nur kaze de seksperforto aŭ rekonata danĝero por la sano de la patrino aŭ infano.

S-ro Karol Guzikiewicz estis 16-jara kiam, metilernanto pri mekaniko, li partoprenis la historian strikon de Gdansk kun Lech Walesa en 1980. Fariĝinte vicprezidanto de Solidarnosc ĉe la ŝipfarejo, li nun aktivas ĉe la PiS: “La ŝipfarejo estas forlasitaj teroj: cento da hektaroj en 1990, dudek hodiaŭ”, li resumas dum ni trairas la laborejojn, kie laboras veldistoj. “Dek sep mil laboristoj en 1990, milo hodiaŭ. De nun, oni ĉefe fabrikas ventoturbinojn kaj generatorojn.” Li martelas: “Ĉio estas la kulpo de Donald Tusk kaj de Eŭropo. Pro la liberaluloj, la laborleĝoj en Pollando estas la plej malbonaj el Eŭropo. Tiam ja, mi aktivas en la PiS de post 2008. Mi aliĝis al tiu partio ĉar ties sociala programo estis proksima de tiu de Solidarnosc.” Kaj ne gravas, eĉ se lia eksa mentoro, la Nobel-premiita Walesa deklaris la 23- an de decembro, en intervjuo ĉe Radio ZET, ke la nova registaro agas “kontraŭ demokratio kaj libereco” kaj “ridindigas Pollandon en la mondo”. Koncerne la kritikojn de Bruselo, la sindikatisto ilin forbalaas: “Eŭropo okupiĝu pri sia duonmiliono da migrantoj kaj lasu Pollandon trankvila!”

La saman tagon en Gdansk, ni renkontas la eksan disidenton Stefan Adamski, kiu redaktis en 1980 la malpermesitan bultenon de Solidarnosc: “La homoj de Solidarnosc estis perfiditaj de la liberaluloj. Brutala transiro al [Darwin]-a kapitalismo! Ne mirigas, ke ili sin turnas al partio, kiu afiŝas socialan programon, eĉ se ĝi estas senrespondeca.” S-ro Adamski, unu el la fondintoj de la pola ATTAC*, aktivas en la maldekstra partio Kune. “Solidarnosc ne subtenis kapitalismon, li precizigas. La sindikato postulis de la komunisma reĝimo la respekton de la rajtoj de la laboristoj. La PiS ne volas forigi kapitalismon: li nur promesas igi ĝin pli solidara.” Kaj li aldonas: “La plej ĉagreniga estas, ke Kaczynski ne estos haltigita de la demokrati-defendantoj. Ĝi estos disciplinita de la financaj merkatoj, kiuj malhelpos la aplikadon de ĝiaj socialaj kaj protektemaj projektoj.”

*  Asocio por la impostado de la financaj transakcioj kaj por civitana agado. (En la franca: ATTAC).

Cédric GOUVERNEUR

Gvidomarkoj

Loĝantaro: 38,5 milionoj da loĝantoj (sesa rango en la eŭropa Unio).

Ekonomia kresko: 3,6% en 2015 (3,3% en 2014).

Malneta Enlanda Produkto (MEP): 413 miliardoj da eŭroj (sesa rango en la Unio).

MEP por unu loĝanto: 18 600 eŭroj.

Senlaboreco: 9,8% en decembro 2015 (11,4% en decembro 2014).

Malneta meza salajro: 686 eŭroj (1717 eŭroj en Francujo, 397 eŭroj en Rumanujo).

Hora kosto de la laboro: 8,40 eŭroj (31,40 eŭroj en Germanujo).

Situacio de sencerteco kaj malstabileco: preskaŭ 1,5 miliono da salajruloj en “flekseblaj kontraktoj”, alinomataj “rubuj-kontraktoj”.

Fontoj: Centra Oficejo de Statistikoj (GUS), Krytyka Polityczna, Eurostat.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La sociala brulaĵo de la pola dekstrularo

Reala ksenofobio, fantomaj enmigrantoj

DUM LA ELEKTA kampanjo de la aŭtuno de 2015, la partio Juro kaj justeco (Prawo i Sprawiedliwosc, PiS), profitis la eŭropan enmigran krizon por vigligi ksenofobion. “Rigardu Svedujon aŭ Francujon: estas zonoj, kie la ŝario regas, kaj kie patroloj zorgas pri ĝia aplikado! Ĉu vi volas, ke tiuj fenomenoj aperu ĉe ni?”, lanĉis la prezidanto de la PiS, s-ro Jaroslaw Kaczynski, la 16-an de septembro 2015. Okaze de mitingo, la 12-an de oktobro, li eĉ akuzis la migrantojn esti “portantoj de ĥolero kaj parazitoj”. “La poloj vojaĝas kaj vidas al kio kondukas la enmigrado, asertas Aleksandra Rybinska, ĵurnalisto ĉe la semajngazeto wSieci, proksima de la PiS. La multkulturismo ne funkcias, tiam ili ne volas tion ĉi tie. La antaŭa registaro devis akcepti sep mil migrantojn. Tio jam estas tro.”

Tuniziano, s-ro Aziz W. vivas en Varsovio de ses jaroj. Kuiristo, li havas senbarban vizaĝon, parolas la polan, tostas kun siaj polaj amikoj, sed sentas sin, malgraŭ ĉio, malakceptita de sia akcepto-tero. “Estas tre malfacile eltenebla, li konfidas. Malestimaj kaj malfidaj rigardoj; junuloj, kiuj ĉe la bushaltejo diras al mi: “Reiru hejmen, islama teroristo!” Mi estis agresata plurajn fojojn.”

Naskita en Senegalo, s-ro Mamadou Diouf vivas en Pollando de pli ol tridek jaroj. “En 2007, mi petis kaj ricevis la polan ŝtatanecon. La PiS tiam regis; mi timis esti elpelita.” Aktivulo-parolisto de priafrika fondaĵo (Afryka.org), s-ro Diouf partoprenas debatojn en la amasinformiloj kaj intervenas en lernejoj. “Malfacilas lukti kontraŭ la antaŭjuĝoj, li veas, La vorto “negro”, murzyn, estas kutime uzata. Rasismaj malnovaj romanoj kaj poemoj estas konataj de ĉiuj lernejanoj. Tiam, mi klarigas, ke la homa biologio estas kontraŭ homogeneco, ke antikvaj Greklando kaj Romio profitis el la kontaktoj kun siaj najbaroj... Sincere, kiel polo povas esti faŝisma, konsiderante la historion de tiu lando kaj la gravecon de sia diasporo tra la mondo?”

Lando sen kolonia pasinteco, kie la fluktuantaj landlimoj kaj la vundoj de la historio kontribuis al konfuzo de poleco, haŭtblankeco kaj katolikismo, Pollando ne konas multkulturismon. Ekzistas ja kelkaj malplimultoj (germanlingvanoj, ukrainoj, judoj, islamaj tataroj), sed malmultaj ekstereŭropaj enmigrintoj: vjetnamaj komercistoj alvenintaj en la 1970-aj jaroj, ĉirkaŭ kvin mil afrikaj landanoj kaj, de nun, migrantoj tre etkvante akceptitaj. Plejmultaj poloj deziras konservi tiun homogenecon: nur 4% opinias, ke ilia lando devus akcepti migrulojn, laŭ opinienketo farita en januaro de la CBOS-instituto. La murdoj de Parizo kaj la seksaj agresoj de Kolonjo plifirmigis tiun ksenofobion. “Germanujo fariĝos islama respubliko”, spontane deklaras al ni aktivulo de la PiS. La kontraŭjudaj murskribaĵoj, la faŝismaj keltaj krucoj, ofte fare de futbal-subtenantaj grupoj, oftas sur la urbaj muroj. “Jam ekzistis kontraŭjudismo, dum preskaŭ ne plu estas judoj depost la Holokaŭsto, veas s-ino Marta Tycner, aktivulino de la maldekstra partio Kune (Razem). Jen nun ksenofobio sen migrantoj!”

Cédric GOUVERNEUR


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tralaseblaj landlimoj, malfortaj institucioj kaj eksterlandaj intervenoj

Sahelo inter du ĝihadismaj fajroj

Ses junaj senegalanoj, suspektataj pri ĝihadismo, estis elportitaj de Nuakŝoto (Maŭritanio) al Dakaro, la 20-an de februaro 2016. La terorisma minaco etendiĝas en Okcidenta Afriko, fone de konkurenco inter Al-Kaido kaj la Organizo de la islama Ŝtato. La armeaj intervenoj en Sahelo, inkluzive la francan operacion “Barkhane”, ne trafas la radikojn de la perforto.

RENOMITA en marto 2015 “Islama Ŝtato en Okcidenta Afriko”, la grupo Boko Haram multigas la mortigajn operaciojn en Niĝerio kaj Ĉado. En la nordo de la kontinento la Organizo de la islama Ŝtato (OIŜ) daŭrigas sian disvastiĝon en Libio kaj organizas atakojn kontraŭ turismaj zonoj. Siaflanke, Al-Kaido en islama Magrebo (AKIM), jam tre aktiva en Malio, deklaris sian respondecon pri la atenco kontraŭ la Splendid-hotelo en Uagaduguo (Burkina Faso), la 15-an de januaro 2016. Ĉu la sahel-sahara arko estos ambaŭflanke atakata, de la OIŜ norde kaj AKIM oriente? Kaj kiuj estos la konsekvencoj al la franc-armea operacio “Barkhane”, kiu okazas precize inter tiuj du polusoj?

La armita perforto en Sahelo etendiĝis post la marĝenigo de la Islama armita Grupo (GIA) en Alĝerio, fine de la 1990-aj jaroj, kaj post la falo de Muamar Kadafi dum la okcidenta milit-interveno en Libio, en 2011. Tiuj du eventoj kondukis al la reveno en la regiono de la dungosoldatoj, ĉefe tuaregoj, kiujn rekrutigis Kadafi, kaj al la disvastigo de la armiloj ŝtelitaj en la libiaj arsenaloj. La konfliktoj, kiuj tuŝis Malion en 2012 okazis pro milicoj kun tre diversaj postuloj: la Movado Nacia por liberigo de Azawad (MNLA), kiu arigas la tuaregojn luktantajn por sendependiĝo; milicoj proksimaj de la AKIM, kiuj postulas starigon de kaliflando; Ansar Dine, de la tuarego Iyad Ag Ghaly, kiu volas trudi la ŝarion; la Movado por unueco kaj ĝihado en Okcidenta Afriko (Mujao), kiu strebas regi la mafiajn retojn*. Hodiaŭ, la ĝihadistaj retoj montras sian volon ne nur regi la fikomercojn (armiloj, drogoj, ktp.) kaj kontesti la establitajn regantojn, sed ankaŭ redifini la landlimojn hereditajn de la koloniado, kaj rompi la ligojn inter Eŭropo kaj la sahela Afriko.

*  Vd Daniel Bertrand, “Malhelpi la fragmentadon en Malio”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2015.

Post la franca operacio “Serval” permesita de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) la 20-an de decembro 2012, Parizo lanĉis la operacion “Barkhane”: tri mil soldatoj dismetitaj en kvin sahelaj landoj (Maŭritanio, Malio, Niĝero, Ĉado kaj Burkina Faso) kun la apogo de afrikaj kaj UN-aj trupoj. Tiuj armeoj, kiuj detruis arsenalojn, reduktis la loĝistikon de la grupoj kaj faciligis la sekretan informadon, ankaŭ ebligis la institucian transiron en Malio. Tamen, ili ne elradikigis perforton. La eksteraj armeaj operacioj povas, portempe, moderigi la armitajn konfliktojn kaj la plimultiĝon de la milicoj; sed ili nenion kapablas kontraŭ ilia fekunda “grundo” kaj eĉ riskas, per bumerang-efiko, returni la loĝantarojn kontraŭ si aŭ disloki grupetojn samtempe mafiajn, politikajn kaj religiajn. Kaj, jes ja, la milicoj dislokiĝis en Sahelo, farante multajn atencojn, inter kiuj la lastaj, subskribitaj de la grupo Al-Mourabitoune de s-ro Mokhtar Belmokhtar, trafis Bamakon en novembro 2015 kaj Uagaduguon en Januaro 2016. Samtempe mafiecaj, politikaj kaj religiaj, tiuj milicoj diversgrade referencas al la AKIM.

Rivalecoj inter milicoj

EN NIĜERIO, Boko Haram sekvis kaj anstataŭis la progresemajn movadojn de la Talakawa, kiuj luktis kontraŭ la feŭdestroj. Tiu sekto, fondita de Ustaz Muhammad Yusuf*, imamo edukita en Sauda Arabujo kaj mortinta en 2009, disvolviĝis post la perforta subpremo de la armeo*. En marto 2015, ĝi fariĝis, sub la direkto de s-ro Abubakar Shekau, krima kaj terorisma milico aliĝinta al la OIŜ kaj foje ĝuanta la komplican helpon de armeaj altranguloj. Ĝi rekrutigas en analfabeta proletaro, kie oni pretas meti bombon por 50 eŭroj. Boko Haram havas kiel agadkampon la Borno-ŝtaton en Niĝerio, la orienton de Niĝero, la nordon de Kameruno kaj la okcidentan parton de Ĉado. Oni taksas la nombron de ties viktimoj depost 2009 je 17 000.

*  Vd Alain Vicky, “Ĉe la originoj de la sekto Boko Haram”, Le Monde diplomatique en esperanto, aprilo 2012.
*  Vd. Marc-Antoine Pérouse de Montclos, “Boko Haram et le terrorisme islamiste au Nigeria: insurrection religieuse, contestation politique ou protestation sociale?”, Questions de recherche, n-o 40, Centre d’études et de recherches internationales (CERI), Parizo, junio 2012.

Ĝihadismo etendiĝas per ludo de rivaleco. Geografie dismetitaj milicoj (ekzemple, la katiba*), kiuj alfrontas unu la alian por regadi la fikomercojn kaj varbi membrojn. Aliĝintaj al tegmentaj ĉefmilicoj, ili agas pere de provizoraj aliancoj kaj scipovas profiti el la tralasemo de la landlimoj kiel de la malforteco de la politikaj povoj, la sekretaj servoj kaj sekurecaj servoj. Oni tamen notas, se ne ĝeneralan ĝihadon, almenaŭ kreskantajn vasaliĝojn, ĉu al la OIŜ - Boko Haram, la Mujao, Ansar Beit Al-Maqdis en Sinajo, Majilis Choura Chabab A l-Islam en Libio, frakcioj de Al-Chabab en Somalio-, ĉu al Al-Kaido - somalia Al-Chabab, fulana Fronto de Liberigo de la Macina (FLM) en Malio, Ansar Dine. Al-Mourabitoune, rezulto de la fandiĝo de la Mujao kaj la “Subskribintoj de la sango” - grupo kreita en 2012 de s-ro Belmokhtar-, alianciĝis kun Al-Kaido, eĉ se kelkaj grupoj vasaliĝis al la OIŜ. Apriore, tiuj sintenoj ja similas al la adopto de kvalitomarko aŭ franĉizo-kontrakto. La financadoj kaj la loĝistikaj ligoj kun la ĉefmilico ne estas pruvitaj.

*  Termino uzata de AKIM por siaj soldatgrupoj. Ĝin popularigis Jean-Christophe Rufin en sia romano Katiba, Flammarion, Parizo, 2010.

La sahel-sahara arko montriĝas favora tereno por la disvolviĝo de tiuj movadoj, ĉar ĝi suferas samtempe plurajn malfortecojn: la demografia kreskego, la klimata malfavoreco, manko de perspektivoj por la urba subproletaro kaj la junuloj en la forlasitaj kamparaj zonoj, la pezo de la kontrabando pri armiloj kaj drogoj en neregataj teritorioj, la kontestado de la establitaj regantoj kaj la ĝeneraligita korupto, la foresto aŭ senpoveco de la polico kaj la misfunkciado de la armeoj*, la malforteco de ŝtatoj alfrontitaj, tiam aŭ iam en sia historio, al planoj de strukturaj alĝustigoj kaj nekapablaj plenumi siajn reĝajn funkciojn.

*  Vd. Serge Michailof, Africanistan. L’Afrique en crise va-t-elle se retrouver dans nos banlieues?, Fayard, Parizo, 2015.

En la nordo de Niĝerio, relative forlasita en la disdivido de la petrol-rento, la prezidanto Muhammadu Buhari, mem devenanta el tiu parto de la lando, montriĝas pli aktiva ol sia antaŭulo Goodluck Jonathan: elektita en marto 2015, li luktas kontraŭ korupto kaj disvolvas regionan kunlaboradon. Tamen, koluzio inter kelkaj politikaj respondeculoj aŭ la armeo kaj la ĝihadismaj grupoj ne tute malaperis kaj perforto pludaŭras. En Malio, la registaro de la prezidanto Amadou Toumani Touré (2002-2012) estis relative tolerinta la fikomercojn kaj aktivaĵojn de la ĝihadistoj dum ili restis lokitaj en la nordo de la lando. En Burkina Faso, la eksa ŝtatestro Blaise Compaoré (1987-2014), kiu ekigis aŭ nutris incendiojn por ilin estingi poste kiel internacia mediacianto, estis implicite kontraktinta pakton pri neagreso kun kelkaj ĉefoj. Li tiel volonte ludis peranto-rolon por liberigo de ostaĝoj. En 2015, la malfondo de la regimento de la prezidenta sekureco, “ŝtato ene de la ŝtato” gvidita de la efemera puĉisto Gilbert Diendéré, kaj la restrukturado de la sekretaj informservoj kontribuis igi la landon pli vundebla rilate al atencoj.

Plurjarcenta, la afrika islamo estas dominata de sunaismo, malikismo kaj sufiismo, kun kunfrataroj ofte sinkretismaj. Ĝi ĉiam suferis influon de rigorisma islamo — veninta el Sudano aŭ de Proksim-Oriento-, eĉ foje mortiga, kiel estas takfirismo. En kunteksto de malapero de la grandaj ideologioj (naciismo, socialismo, tutarabismo, tutafrikanismo), oni hodiaŭ spertas radikaliĝon de islamo, aŭ “islamiĝon de la radikaleco”, laŭ la esprimo de la politikologo Olivier Roy, apogita sur takfirismo.

La rekrutado de la ĝihadismaj milicoj tamen ne estas homogena sur la religia aŭ etna kampoj. Tiel Boko Haram, dominata de la etno kanuri, tamen enhavas ankaŭ haŭsojn kaj fulanojn, kaj rekrutigas kristanojn. La logecon de la ĝihadismaj movadoj al multaj junuloj oni povas klarigi per la volo elfuĝi koruptitan mondon, lukti por “purigo”, esprimi sian rifuzon de la sociaj kaj politikaj humiligoj.

La financado de la milicoj restas centra demando: regado de la riĉofontoj, de la fikomerco, elpagigo de la loĝantaroj, prirabado, monpostulo por la ostaĝoj, donacado, patroneco de potenculoj aŭ grupoj, koruptado de politikuloj aŭ armeanoj... ĝi estas mem faktoro de dislokigo de perforto.

La armitaj konflktoj, kiuj trairas Sahelon laŭ vasta senco resendas cetere al la longdaŭra historio: landlimoj neniam vere legitimigitaj post ties internacia agnosko okaze de la malkoloniigoj; cikatroj de la historio, kelkfoje datumantaj de antaŭ la koloniado. Boko Haram tiel referencas al la kaliflando de Sokoto aŭ al Kanem-Bornou*, kaj la FLM al la fulana imperio de Macina, tio estas al “ĝihadismaj ŝtatoj” de la 19-a jarcento, kies riĉeco estis bazita sur la komerco de sklavoj kaj kiuj estis detruitaj laŭ la peto de aliaj ŝtatoj — ekzemple la haŭsoj — fare de eŭropaj koloniantoj.

*  Respektive, imperio kreita en la 19-a jarcento en la nordo de Niĝerio kaj islama reĝlando establita de la 8-a ĝis la 19-a jarcentoj en la nordo de Ĉado.

Se la okcidentaj grandaj landoj ja ludis kun fajro, la arabaj potenculoj ankaŭ kontribuis krei la aktualan situacion: financado de moskeoj kaj koranaj lernejoj fare de la saudaj fondusoj aŭ la asocioj de Kataro aŭ aliaj Golfo-landoj, ligiloj inter Maroko kaj la MNLA, eblaj ligoj inter la alĝeriaj sekretaj servoj kaj la ĉefoj de AKIM*, konflikto inter Alĝerio kaj Maroko pri Okcidenta Saharo, kontaĝo de la militoj de Irako, Libio kaj Sirio, ktp.

*  Vd. François Gèze kaj Salima Mellah, “Al-Qaida au Maghreb, ou la très étrange histoire du GSPC algérien”, 2007, www.algeria-watch.org

La afrikaj landoj estas evidente la unuaj viktimoj de la armita perforto. Terorismo kondukas plifortigi aŭtoritatemajn reĝimojn kaj arbitracii favore al sekureco malavantaĝe al la produktivaj investoj. Ĝi ekfunkciigas kaptilan sinsekvon de perforto, de malriĉeco kaj marĝenigo, ruinigante la ekonomiajn perspektivojn kaj kreante nealireblajn aŭ forlasitajn zonojn. La atencoj kreas malamon kaj disvastigas timon kaj izoliĝon. Ili detruas la maldikan ekonomian teksaĵon ekzistantan, kreas zonojn forlasitajn de la turistoj, investistoj aŭ homhelpaj organizaĵoj. La konfliktoj nur pligrandigas la nombrojn de delokitoj, rifuĝantoj kaj migrantoj luktantaj kontraŭ la mafioj. Same kiel incendioj, la streĉoj povas disvastiĝi tre rapide. La du plej minacataj landoj en februaro 2016 estis Ebur-Bordo kaj Senegalo, kie konstateblas la kreskado de salafismo fronte al la tradiciaj kunfrataroj kaj la engaĝiĝo de nombro - malfacile taksebla — de junaj senegalanoj sine de la OIŜ en Sirio. Rimedoj celantaj plifortigi la sekurecon de la infrastrukturoj, publikaj kaj turismaj, estas kreitaj kaj adoptitaj en tiuj du ŝtatoj historie ligitaj al Francujo.

Tre dividita, la Eŭropa Unio restas larĝskale forestanta el la armeaj operacioj kaj el la helpo-provizo al la malfortigitaj regionoj. Nur la apogo al la necentralizitaj agadoj en la vundeblaj zonoj tamen ebligus trakti la profundajn kaŭzojn de terorismo. Afriko estas gravega temo por Eŭropo, ne nur pro siaj merkatoj kaj riĉofontoj, sed ankaŭ pro la sekurecaj, hommediaj, demografiaj riskoj, kiuj prioritate koncernas Sahelon. La “internacia komunumo” devus ekzemple financi la salajrojn kaj la ekipaĵojn ebligantajn la konstruon de afrikaj naciaj aŭ regionaj armeoj kaj la ekipaĵojn necesajn por la sekretaj servoj. Krom la fakto, ke la kostoj estas dekono de tiuj por eksterlandaj armeoj, veras, ke nur lokaj armeoj kapablas certigi sekurecon longdaŭran.

Monsendado de la migruloj, privataj investoj, suverenaj fondusoj, publika helpo al disvolvado: la eleksteraj financadoj kreskas, sed ili emas koncentriĝi sur la “utila Afriko” kaj la sekuraj zonoj. La mapo de la franca helpo por disvolviĝo, same kiel tiu de la subtenoj al agrokulturo konfirmas tiun malbonan disdividon. Sed la prioritato devus esti respondi al la aspiroj de la junuloj, de la kamparaj kaj urbaj zonoj, kies nombro pli ol duobliĝos en Sahelo ĝis 2050. Tiu reorientiĝo implicas prioritate la rekonstruadon de la “reĝaj funkcioj” de la ŝtatoj kaj la kreadon de ekonomia teksaĵo generanta dungojn.

Philippe HUGON


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Katango al Ĉinujo, malfacila sporta kurado

Ĉu eblas fabriki justan telefonon?

La ercoj uzataj por la fabrikado de poŝtelefonoj estas ofte eltirataj el la tero sen respekto al la plej elementaj socialaj rajtoj, aparte en centra Afriko. Sen kalkuli la damaĝojn al la hommedio. Entrepreno do provis krei “justan telefonon”. Sed ĝi stumblas, interalie, sur la nigra merkato kaj la mankoj de la kvalita priatestado.

KUN 1,4 miliardoj da fabrikitaj aparatoj en 2015*, la smartphone (“lerta telefono”) estas lumiga simbolo de la tutmondigita ekonomio, resumita sur la dorso de ĉiu iPhone per tiu formulo: “Projektita en Kalifornio, kunmetita en Ĉinujo.” La du ĉefaj markoj, Apple (231 milionoj da aparatoj en 2015) kaj ĝia sudkorea rivalo Samsung (324 milionoj)*, furioze konkuras.

*  International Data Corporation (IDC), 27a de januaro 2016, www.idc.com
*  Vd. Martine Bulard, “Samsung, la imperio da timo”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2013.

Tio rezultigas malbonegajn laborkondiĉojn en la aziaj kunmetaj fabrikoj, prilumitajn de pluraj ondoj de sinmortigoj ĉe Foxconn, unu el la ĉefaj ĉinaj subkontraktantoj. En aŭgusto 2015, Samsung estis devigata krei fonduson kun 78 milionoj da eŭroj por monkompensoj al la dungitoj de siaj fabrikoj, ĉe kiuj estis diagnozitaj pli ol 200 kazoj de leŭkemio*. Siavice akuzita laborigi infanojn*, la tria produktanto, Huawei, devis fermi fabrikon en 2014. Krome, pli ol trideko da ercoj, venantaj el pluraj kontinentoj estas en la fabrikprocezo de la lertaj telefonoj. Tiuj ercoj estas elŝiritaj el la terprofundo senrespekte al la sociala aŭ media efiko de tiu eltirado, kiu ankaŭ vivigas armitajn konfliktojn, kiel en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK).

*  Santé & travail, n-ro 92, Parizo, oktobro 2015.
*  Aparte sur la retejo http://chinalaborwatch.org kaj en “Les secrets inavouables de nos téléphones portables”, “Cash investigation”, France 2, 4-a de novembro 2014.

Ĉu do produkti poŝtelefonon respektante la homojn kaj la medion estas utopio, aŭ eĉ malebla misio? La nederlanda sociala entrepreno Fairphone decidis akcepti la defion. De la printempo 2013, ĝi vendis sesdek ekzemplerojn de tio, kion ĝi prezentas kiel “etikan telefonon”. En la somero 2015, ĝi lanĉis la Fairphone-2, da kio ĝi esperas vendi cent mil ekzemplerojn jare. Ĝiaj argumentoj estas: la ercoj uzataj ne financas la milicojn de la DRK; la kunmetado okazas en ĉinaj fabrikoj, kie inspektadoj ebligas atesti decajn laborkondiĉojn, kaj kies laboristoj ĝuas asekurfonduson por garantii ilin kontraŭ la riskoj de la vivo: malsano, vundado, nekapablo labori kaj morto. La plano de la telefono ankaŭ ebligas plilongigi ĝian vivciklon kaj redukti ĝian primedian malutilon, igante la vicpecojn facile alireblaj kaj anstataŭigeblaj de la uzantoj. Uzanta tiom kiom eble recikligitajn plaston kaj kupron, Fairphone starigis savkolektadan organizon por siaj aparatoj en Eŭropo kaj recikligan programon de telefonoj en Ganao.

La entrepreno ne kalkulas pri investistoj sed pri la konsumantoj, petataj tra partopren-financa kampanjo ĉe Interreto, kiu ebligis kolekti preskaŭ 7 milionojn da eŭroj ene de kelkaj semajnoj. Ankaŭ la dua modelo naskiĝis danke al sistemo de antaŭmendoj: la aĉetontoj konsentis elpagi 525 eŭrojn por ne jam fabrikita aparato, kiun oni liveris al ili nur plurajn monatojn poste.

“Ilo por denuncado”

LA LANĈO de tiuj du telefonoj, kies aldonvaloro ne estis nur teknologia, estigis belan entuziasmon en la amaskomunikiloj, ĉiam pretaj saluti la “etikajn” kaj “justajn” iniciatojn, malgraŭ la multaj limoj de tiu nova produkto-maniero*. “La Fairphone estas ankoraŭ malproksima de vera justeco”, tamen rekonas la produktanto mem. La ambicio, pli modesta, estas “konstrui movadon favoran al pli justa elektronika industrio”, tamen konsciante, ke la vojo estos malfacila kaj kaptiloplena. Kiel rakontas s-ro Bas Van Abel — renkontita ĉe la sidejo de sia societo, sur la tria etaĝo de malnova industria konstruaĵo en la haveno de Amsterdamo-, por eklabori en DRK, Fairphone devis destini siajn unuajn elspezojn... por la koruptado de lokaj ŝtatfunkciuloj: temis pri akiri el la respondecaj agentoj de la minejoj la rajton filmi.

*  Vd. Christian Jacquiau, “Max Havelaar aŭ la ambiguecoj de la justa komerco”, Le Monde diplomatique en esperanto, oktobro 2007.

Poste oni alfrontis alian realaĵon, pri kiu atestas filmeto farita de la teamo en 2011 en la Katango-regiono, en la sudo de Kongo: la mineja sektoro estas ĉefe metiista, kaj eĉ familia; junaj infanoj laboras tie kun siaj gepatroj. Cetere, por trovi stanon stampitan “ne milit-makulita”, Fairphone aliĝis al konsorcio de industriistoj, neregistaraj organizaĵoj (NRO) kaj aliaj lokaj kaj internaciaj agantoj. Ili uzas sistemon de atestado enhavantan specifan pakad- kaj etiketad-manieron*. Lanĉita post rekomendoj de la fakul-grupo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), tiu programo fariĝis nemalhavebla post la adopto, fare de la usona Kongreso, de la Dodd-Frank-leĝo, en julio 2010. Celanta enkadrigi la praktikojn de Wall Street, la dispono 1502 de tiu teksto devigas la kompaniojn kvotitajn en Usono certiĝi, ke ili ne uzas ercojn financantajn armitajn grupojn en DRK. Problemo: La atesto-procezo de minejoj estas apenaŭ komenciĝanta. Kaj kvin jarojn poste, nur kelkaj dekoj da ejoj povas laŭleĝe vendi stanon. Pro singardemo kaj por ne sin embarasi, multaj gigantaj entreprenoj de la elektronika industrio ĉesis provizi sin surloke, kreante faktan embargon sur la “tri T” - stano (tin en la angla), tantalo kaj volframo (ankaŭ nomata tungsteno) — kiu tute malordigas la minejan sektoron, de kiu dependas ok ĝis dek milionoj da homoj.

*  Pri la iniciato por ne-konflikto-makulita stano (Conflict-Free Tin Initiative, CFTI), vd. http://solutions-network.org. Pri la kuna iniciato por provizo el stano, tantalo kaj volframo (ITRI Tin Supply Chain Initiative), vd. www.itri.co.uk

Du doktoriĝantoj, Christoph Vogel, de la Zuriko-universitato, kaj Ben Radley, de la International Institute of Social Studies (Internacia Instituto de Sociaj Studoj) de Hago, iris en 2013 kaj 2014 en la kvar plej bone administratajn zonojn. Ili trovis tie “katastrofan ekonomian situacion*: malaltiĝo aŭ stagnado de la prezoj kaj kromaj kostoj por la ministoj, dum la nigra merkato ege kreskis. Eĉ pli malbone, la vasteco de la teritorio kaj la granda moveblo de la armitaj grupoj ebligas, ke priatestita minejo povas pasi sub ilia regado aŭ sub tiu de iliaj civilaj komplicoj. Multaj ministoj devis reiri al sia kamparana aktivaĵo, meze sesone malpli enspeziga. Aliaj engaĝiĝis en la milicoj.

*  Christoph Vogel kaj Ben Radley, “In Eastern Congo, economic colonialism in the guise of ethical consumption?”, The Washington Post, 10-a de septembro 2014.

Grupo de 70 universitatanoj, reprezentantoj de NROj kaj aliaj kongaj kaj internaciaj fakuloj publike mallaŭdis tiun situacion en malferma letero publikigita en septembro 2014: “La ercoj nutras la konfliktojn, sed ne estas ties kaŭzo ( ...). La luktoj por la povo je regiona kaj nacia niveloj, la demandoj pri aliro al la agroj, pri identeco kaj civitaneco, estas multe pli gravaj strukturaj faktoroj kondukantaj al la konfliktoj”, ili skribas, antaŭ ol postuli pli seriozan aŭskultadon al la lokaj agantoj. Eĉ se, “oni progresis kaj atingis iom pli etikajn produktojn, tamen nenio realiĝis por plibonigi la vivkondiĉojn de la Konganoj”, bedaŭras tiuj fakuloj, inter kiuj la doktoriĝantoj Vogel kaj Radley, kiuj timas, ke la “justa komerco” estos uzata kiel kaŝilo de novkoloniismo en la oriento de Kongo. “Estas vero en tiuj vortoj, sincere agnoskas s-ro Van Abel. La iniciatoj por la atestado ne kontribuis al la evoluado de la lokaj komunumoj kiel ni esperis. Sed ili ebligis la refunkciadon de la interŝanĝoj kaj estas esencaj por redoni fidon al la aĉetantoj rilate al la DRK.” La entrepreno parolas pri tiuj malfacilaĵoj sur sia retejo, petante de la kritikantoj iom da pacienco. “Necesos poste pritrakti la infanan laboron. Ni ambicias ĉiam fari pli bone.”

Post la atestitaj stano kaj tantalo, la firmao selektis respondecajn minejojn por volframo en Ruando kaj deziras uzi oron venintan el justa komerco en Peruo kaj Kolombio. Sed plej malfacile restas penetri la or-merkaton en Ĉinujo, klarigas al ni s-ro Van Abel, kiu revenas el vojaĝo renkonte al sia nova laborprovizanto: Hi-P International. Por garantii fabrikadon de siaj aparatoj en kontentigaj kondiĉoj, la entrepreno regule taskas dungitojn. Ĝi ankaŭ mandatis ĉinan organizaĵon pri kontrolprocezo kaj konsilo, kiu realigas socialan bilancon ĉe la fabrikanto, kiun ĝi poste rete publikigas. En la Hi-P-fabriko de Suzhou (Jiangsu-provinco) oni tiel signalis problemojn pri sekureco, pri uzo de granda nombro da portempaj laboristoj (61% de la tuto) kaj ĉefe pri semajna labordaŭro: “En julio 2014, iuj laboristoj laboris ĝis sepdek sep horojn semajne kaj ĝis dudek ok tagojn sinsekve*, konstatas raporto de la procedur-kontrola societo. Laŭ Fairphone, Hi-P engaĝiĝis limigi la uzon de portempaj laboristoj kaj ne transpasi sesdek labor-horojn semajne. Tamen, precizigas s-ro Van Abel, “Se oni tro reduktas la labortempon, la laboristoj gajnos malpli da mono kaj riskas foriri. La kromhoroj estas grava parto de ilia salajro; necesas trovi formon de mona kompenso.”.

*  “Social Assessment Program: Hi-P”, Fairphone, aprilo 2015, www.fairphone.com

Danke al konsiloj de la germana sindikato IG Metal kaj de esplor-organismo specialigita pri la transnaciaj societoj, SOMO*, naskiĝis la ideo pri fonduso por garantii la laboristojn kontraŭ la riskoj de la vivo (malsano, nekapablo labori, morto). Tia fonduso celas plibonigi la ĉiutagan vivon de la laboristoj kaj provizi al ili novan organon de reprezentado ene de ilia entrepreno. Nutrata per 5 dolaroj por ĉiu vendita aparato, tiu fonduso kolektis 300 000 dolarojn (272 000 eŭroj) kun la unua versio de la lerta telefono, kaj tiu sumo profitis al la kvincent ĝis naŭcent laboristoj (laŭ la mendokajero) de la tiama subkontraktanto, Guohong. Ĝi ĉefe estis disdonita laŭ formo de premioj (meze 90 kromaj eŭroj monate). Ĝi ankaŭ ebligis aldoni fruktojn ĉe la fabrika restoracio aŭ organizi festojn aŭ eksterajn amuzaĵojn. Sed, ĉar Fairphone ŝanĝas sian fabrikanton por la nova aparato, tiu fonduso de nun estos uzata, ĉe Guohong, kiel komunik-kanalo, ejo de dialogo inter la laboristoj kaj ilia estraro. Fairphone estas nun stariganta tian fonduson ene de la kunmeta fabriko Hi-P de Shenzou (Hebei-provinco) profite al la tuta laboristaro, tio estas proksimume tri mil salajruloj.

*  Centre for Research on Multinational Corporations, www.somo.nl

Kial la entrepreno nomis sian telefonon “Fairphone” se ĝi ne respondas al la kriterioj de la justa komerco (fair trade)? Ĉu tio ne estas trompo? S-ro Van Abel respondas per dubsenca duonŝerco: “Tiu nomo ne diras tion, kio ni estas, sed tion, kio ni volas esti.” Por esti komprenata li revenas al la origino de la projekto: kampanjo pri la ercoj venantaj el militzonoj, lanĉita en 2010 kun la NRO Action Aid, kiam li estris la Waag Society, nederlandan fondaĵon por artoj, sciencoj kaj teknikaroj. “Ni ne volis kutiman mobiliziĝon de la NRO. Ĉar mi estas elektronikisto, mi pensis, ke fabriki telefonon povas esti bona maniero malkaŝi la problemojn, kiuj kaŝiĝas en ĝia provizo-ĉeno.”

Serĉinte dum du jaroj stano-minejon “ne makulitan de milito” en la DRK, kaj poste ĉinan fabrikon pretan iom altigi siajn socialajn normojn, Fairphone ŝanĝas sian statuson kaj fariĝas sociala entrepreno en 2013. La demando pri la nomo estigas tiam internajn debatojn: “Ni volis uzi la vorton “fair” por ke homoj sin demandu kion vere signifas tiu nocio. Tio povas ankaŭ konduki tiujn, kiuj posedas iPhone- aŭ Samsung-poŝtelefonon demandi sin pri sia socia kaj primedia respondeco.” El tio fontas la travidebleco de la societo, kiu publikigas sur sia retejo liston de siaj provizantoj, la disdividon de siaj fabrik-kostoj kaj la socialajn bilancojn de siaj laborliverantoj, sen provi kaŝi la negativajn aspektojn.

Kiam Fairphone lanĉis sian kampanjon por partoprena financado, la strategio de komunikado celis meti sin “en vundebla pozicio”. “Ĉiufoje kiam oni kritikis nin — kaj ja okazis-, ni volonte akceptis tiujn kritikojn”, rakontas la ĝenerala direktoro, kiu eĉ mem vokis germanajn kaj nederlandajn gazetojn por rakonti la necesan korupton por filmi en la minejoj. Imagita kiel “rakonta proceduro provizanta efikan metaforon por la komplekseco de provizad-ĉeno”, la Fairphone kondukas onin pridemandi la praktikojn de la tuta provizo-ĉeno. Ĉar, se tiu aparato estas ankoraŭ malproksima de justa produkto, kion diri pri la aliaj? Kiam oni realigas komparan teston, ĝi larĝe superas la Galaxy S4 de Samsung, la unuan atestitan “ekologie kaj sociale respondeca” de la sveda organizaĵo TCO Development, kiu estas apenaŭ pli bona ol neatestita telefono.

La agantoj de justa komerco rigardas tiun novan produkton favore. S-ino Emilie Durochat, kunordigantino de la Platformo por justa komerco, salutas “ilon por denunci la laborkondiĉojn”. “Kun tiu sola telefono, oni povas paroli pri multaj temoj”, konstatas s-ino Dominique Royet, direktorino de Max Havelaar Francujo, kiu vidas en tio “paŝon al daŭra progreso. Per tio, Fairphone aliĝas al la spirito de justa komerco, naskita por evoluigi la regulojn de la monda komerco”.

Kun vendoj pasintaj de 0 al 16 milionoj da eŭroj ene de unu jaro kaj duono — kaj profito tute reinvestita-, Fairphone ricevis la titolon “la plej prospera teknologia ekfirmao” fare de la reta faka eldonejo The Next Web*. Jen mesaĝo adresita al la sektoro: ekzistas aspiro de la konsumantoj al pli etikaj produktoj.

*  “Fairphone named Europe’s fastest-growing startup of 2015”, TNW News, 24-a de aprilo 2015, http://thenextweb.com

Emmanuel RAOUL


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Karieron aŭ infanojn, necesas elekti

La japaninoj nebonvenaj en laboro

Preskaŭ du trionoj da japaninoj ĉesigas sian karieron, kiam ili patriniĝas. Prizorgado de la infanoj, manko de profesia perspektivo, apartigo: la kialoj de tiu rezigno estas multaj. Tio metas la landon en danĝeran situacion: pro la maljuniĝo de la loĝantaro, Japanio povas perdi 6,4 milionojn da laborantoj antaŭ 2025.

37 jaraĝa, S-ino Mori Tomoko estas aktiva virino, kaj feliĉa. Ŝi vivas en Tokio kaj laboras ĉe granda usona hotelfirmao. Freŝdate ŝi obtenis rangaltigon, ŝi fiere anoncas: ŝi iĝis kadrulo. “Miaj horaroj tre plilongiĝis, sed mi estas kontenta. Mia kompanio fidas min.” Ĵus edziniĝinta, ŝi ŝatus havi infanon antaŭ sia kvardekjariĝo. Sed ŝi timeme konfidas: “Tio povus bremsi mian karieron.

Ankoraŭ nun, ŝajnas ke la japaninoj devas elekti inter dungiĝo kaj patriniĝo. S-ino Mori provas maldramigi: “Se mi profitus samtempe la subtenon de la registaro kaj tiun de mia kompanio, mi povus eduki infanon...” sed, kvazaŭ kontraŭvole, ŝi tuj pludiras rezervojn kaj fine svenigas la temon. En Japanio, virino, kiu patriniĝas malofte iĝas respondeculo: la firmaestroj opinias, ke ŝia menso estas tro okupita de tio, kio okazas hejme.

La konstato estas senindulga: dum neniam ajn estis tiom multaj japaninoj farintaj altajn universitatajn studojn, 60% el ili ĉesas labori, kiam ili naskas sian unuan infanon. En tridek jaroj ilia profesia situacio tre malboniĝis: ili plu estas nur 44,2%, kiuj havas tutatempan firman laboron, kontraŭ 67,9% en 1985. Samtempe, la proporcio de tiuj, kiuj havas partatempan laboron draste altiĝis, de 28,5% en 1985 ĝis 43,9% en 2015.

La registaro de S-ro Abe Sinzô asertas, ke tiu demando estas prioritato. La ĉefministro kreis en marto 2014 konsilion por promocio de virina laboro. En aprilo 2013, ĝi jam alprenis “Deklaron pri ago por socio en kiu brilas la virinoj” kaj efektivigis tion, kion oni nomis la “womenomics”, kun la celo de 30% da virinoj en ĉefpostenoj en 2020.

Tamen, por nun, la celo estas ja fora. La nuna proporcio de laborantaj virinoj estas 64% (inkluzive partatempajn), kontraŭ 84% por la tuto*. Se la virina aktiveco samiĝus al tiu de viroj, “la laborforto pliiĝus je 14%”, indikas S-ino Takegawa Keiko, direktoro de la registara Ofico pri seksa egaleco.

*  Statistiko publikigita de la Ofico pri seksa egaleco ĉe la Sekretariaro de la ĉefministro, “Women and men in Japan 2015”, www.gender.go.jp .
Patrina turmentado

Ekde la leĝo pri seksegaleco, en 1987, la japaninoj ja sturmis la profesian mondon. Ilia aktiveca proporcio estis nur 53% en 1985. Sed ili eliras el laboro tuj, kiam alvenas infano, kaj nur 11% da ili havas gravajn postenojn.

En 2011 la Porvirina Universitato de Tokio faris enketon ĉe kvin mil da ili por kompreni, kial ili labororezignis. “La unua kaŭzo dirita, tree (63%), estis la manko de profesia perspektivo, precizigas S-ino Osawa Matiko direktoro de la universitato. La plej ambiciaj estas la unuaj, kiuj rezignas.” Poste troviĝis la edukado de infanoj (32%), kiu estas komplikita de la manko de infanvartejoj, kaj la prizorgo de maljunaj gepatroj (38%), kiu ofte koncernas edzinojn.

Tia situacio kompreniĝas ankaŭ per evidentaj apartigoj, el kiuj rezultas, ke la Monda Ekonomia Forumo rangigas Japanion 104-a el 142, rilate al seksa egaleco*. Limigitaj al malgravaj taskoj, konsciantaj ke, kun samaj kompetentecoj, viro ĉiam estos antaŭa, la virinoj amaremiĝas.

*  La UN Programo por Disvolviĝo (UNPD), kiu publikigas indicon kun pluraj variabloj rangigas Japanion 26-a (kaj Francio 12-a).

Fakulo pri historia sociologio kaj genraj studoj en la universitato de Osako, Muta Kazue ne nuancas siajn vortojn: “La japana socio havas strukturan problemon pri malestimo kaj malrespekto al virinoj. Kvankam la promocio de la virina laboro estas oficiala politiko, oni malofte konsideras ilin, kiel kompletajn agantojn en la labora mondo. Kaj la proporcio de malfirmaj kontraktoj senĉese pligrandiĝas; (...) La malriĉeco de virinoj estas vera problemo, same kiel turmentado kontraŭ ili*.”

*  Nippon.com, 13-a de aprilo 2015 (en la japana).

Jam de multaj jaroj tiu sociologo defendas la virinajn rajtojn. En 1989, ŝi subtenis salajrulinon, kiu plendis ĉe tribunalo kontraŭ kolego, post insultaj paroloj kaj disklaĉitaj rumoroj pri ŝia seksa vivo. Tio estis la unua afero pri seksa turmentado, kiu estis publike priparolata kaj juĝata en Japanio. Cetere dum la proceso ekaperis la vorto sekuhara (seksa turmentado).

Laŭ la polico, 21 089 tiaj okazoj estis nombritaj en 2013, duoble de 2002. Laŭ la takso de la neregistara organizo Matahara Net, ĉiu kvara virino jam spertis turmentadon pro patriniĝa projekto aŭ bubaĝa infano. Kvankam ekzistas patriniĝa feriado, fakte nur malmultaj (17%) uzas ĝin, ĉar ili spertas premojn de siaj superuloj. Aparta vorto estis kreita: matahara, “patrina persekutado”. Ĝi tre populariĝis post kiam en 2014, 37 jaraĝa japanino decidis krei asocion por defendi tiujn, kiuj suferis de tio. Fondinto de Matara Net S-ino Osakabe Sayaka mem estis instigita de sia dunginto por fari ĉiutagajn aldonajn laborhorojn malgraŭ ŝia gravedeco kaj ventraj doloroj. Premoj kaj streso okazigis al ŝi du sinsekvajn misakuŝojn. “En Japanio, virinoj, kiuj deziras havi patriniĝan feriadon estas fingromontrataj de la dunginto, mokataj de la kolegoj, ŝi klarigas al ni, ĝis kiam ŝi cedas.” Post sia dua misakuŝo, ŝi rezignis sian postenon kaj plendis ĉe tribunalo. “Mi sentis min tiom malĝoja. Mi havis tiom da kolero kontraŭ tiu kompanio. Ili nomis min mensogulo kaj provis aliigi la faktojn ĉe la tribunalo. Dum ja mi estis la viktimo.

De kiam ŝi publike pli kaj pli paroladas, multaj virinoj rekonis sin tra ŝia atestaĵo. Cent okdek jam konfidis sian historion al NRO, konfirmante la farojn de iuj kompanioj: insultajn parolojn, arbitrajn maldungojn, ktp. Tiaj traktadoj estas ankoraŭ pli oftaj por malfirmaj laboristoj (preskaŭ la duono) kaj en iuj metioj: vartistinoj, edukistinoj, helpkuracistinoj, oficistinoj. “Tio estas nur la videbla parto de glaciinsulo”, precizigas la junulino. “Ni ĉiutage ricevas pliajn, de ĉiuj aĝoj, kaj de ĉiuj ekonomiaj sektoroj. La plejmulto ne konscias, ke ili estas viktimoj de turmentado”. En lando, kie estas malfacile diri “ne”, multaj silente suferas.

Kiam tiuj estontaj patrinoj ĉesas labori, “ili havas nenian elekton krom forlasi sian profesian karieron, konkludas S-ino Osawa. Kiam post akuŝo ili volos rehavi laboron, ili povos nur akiri malfirmajn laborojn. Iliaj kompetentecoj estas forviŝitaj.

La registaro instigas la japaninojn antaŭenpaŝi, sed la plejmulto ne estas pretaj por tio. “Ili havas kapablecojn, sed ne scias kiel reklami ilin.” Studinte en Usono ŝi revenis en Japanion en 1987 tuj, kiam la leĝo pri seksegaleco estis akceptita. S-ino Osawa rememorigas siajn unuajn prelegojn en la universitato. “Vivinte en fremda lando, mi akiris memfidon, kiun la japaninoj tute malhavas.”

En la porvirina universitato de Tokio ekzistas programo aparte kreita por subteni la junajn patrinojn relaborontajn. “Ni helpas ilin retrovi sian vojon, klarigas S-ino Osawa. De post 2008 tricent da ili tiel povis retrovi firman postenon. Sed ni ne povas kontentigi ĉiujn ricevitajn petojn.”

En 2013, por aranĝi la problemon pri infanzorgo, la registaro ekakcelis la plimultigon de infanvartejaj akceptlokoj. “En du jaroj, 200 000 pliaj lokoj estis kreitaj. Ni deziras duobligi tiun nombron ĝis 2018”, asertas S-ino Takegawa. Malgraŭ tio la ekonomia ĵurnalo Nikkei Shimbun (30-a de septembro 2015) taksas je 23 000 la nombron da infanoj, kiuj tamen restos en atendolistoj, kiam la programo estos plenumita.

Samcele la registaro lanĉis je la fino de 2015 agadplanon por la japanaj kompanioj havantaj pli ol tricent laboristojn. Ili devis “antaŭ la 1-a de aprilo 2016 prezenti programon de agoj por valorigi virinojn”, klarigas S-ino Takegawa. Iliaj streboj estos observataj dum dek jaroj, kaj, se necese, la plano pli daŭros. Ni disdonos poentojn, kiuj ebligos ilin valoriĝi per rangolisto. Iliaj ideoj “devos esti tuj efektivigitaj”. Por la kompanioj kun malpli ol tricent laboristoj, “neniu devo, sed ili estas petataj kunstrebi”.

Tiu iniciato sekvas alian programon, kiu tute fiaskis, efektivigitan en 2014 kaj celantan la samajn kompaniojn. Ĝi promesis monkompenson 300 000 enan (ĉirkaŭ 2 400 eŭroj) por ĉiu salajrulino rangaltigita kiel kadrulo. Centoj da kandidatoj estis atenditaj: monsumo de 120 milionoj da enoj (ĉirkaŭ 1 miliono da eŭroj) estis preparita. Sed kiam la programo finiĝis en septembro 2015, neniu kompanio kandidatiĝis. “La monkompenso estis malgranda por gravaj riskoj: estis petata tuj nomumi virinojn en respondecaj postenoj, kiam ili unue bezonis trejnadon”, klarigas Kawaguti Akira esplor-instruisto ĉe la universitato Dosisya de Kioto kaj fakulo pri seksegaleco. “La ĉijara plano estas pli promesplena. Ĉiu povos laŭ sia skalo provi solvi ion. Publike deklarinte sian programon, la kompanioj sentos sin devigitaj efektivigi ĝin.”

Siaflanke, S-ro Sakuma Hidetosi, ĝenerala direktoro de Chiba Bank, iniciatis manifeston de 27 kompaniestroj, en kiu la rolo de virinoj en ekonomio estas tre valorigita. Tiu iniciato starigita samtempe kiel la registara programo, celas detrui la masklisman bildon de la japanaj mastroj. De post julio 2015 rimedoj estis efektivigitaj: ebligi virinojn gardi sian postenon per modulado aŭ malpliigo de labortempo, kiam ili revenas de patriniĝa feriado (Cross Company), krei trejnogrupojn (Mitsubishi), aŭ rekompenci salajrulojn, kiuj reiras hejmen je ĝusta tempo (Johnson kaj Johnson) per simbola taga monsumo de 50 enoj (malpli ol 0,40 eŭroj)...

Tiu lasta afero povas surprizi, sed laŭ japana aparteco, la salajrulo estas supozata resti ĉe laborejo ĝis la foriro de sia superulo, eĉ kiam li mem kompletis siajn proprajn taskojn. Preskaŭ 20% da viraj salajruloj inter 30 kaj 50 jaraj laboras sesdek horojn kaj pli semajne. Por S-ro Kawaguti la ŝlosilo por nova funkciado estas en malpliigo de labortempo, por viroj same kiel por virinoj: “La averaĝa semajna labortempo estas kvardek kvin horoj, al kiuj necesas aldoni dek pliajn horojn konsideratajn ŝuldataj al la kompanio. Tio estas tro!” S-ino Takegawa iel same pludiras: “Tia horara amplekso kreas lacegon kaj nocas la taskokompletigojn.

La nuptonombro falegas

Pli fleksebla horaro povus favori pli bonan ekvilibron inter laboro kaj familio por patrinoj, sed ankaŭ por patroj, kiuj nuntempe dediĉas nur po unu horo tage por sia hejmo (po du horoj kaj dek du minutoj en Francio*) La bildo de laboranta viro kaj enhejma virino estas tre stampita en mensoj. De aprilo 2014 feriado por prizorgi infanojn estas proponitaj al la du gepatroj kaj la monkompenso estis plialtigita: 67% de la lasta salajro anstataŭ 50%. Malgraŭ tio nur 2,30% de la patroj profitis ĝin (2,03% antaŭ la plialtigo). Kiam naskiĝas infano, en 85% de la okazoj ĉesigas laboron la patrino.

*  Cécile Brousse, “travail professionnel, tâches domestiques, temps ”libre“: quelques déterminants sociaux de la vie quotidienne”, Economie et statistiques, n°478-479-480, Institut national de la statistique et des études économiques (Insee), Paris, oktobro 2015.

Jen alia obstaklo por virina kariero: translokigo de la edzo al alia loko aŭ alia urbo de la kompanio, neevitebla por rangaltigo. “Kiam Tokiano volas rangaltigon, li devas antaŭe akcepti postenon en provinco, konfirmas S-ino Osawa. La edzinoj sekvas, sen preparita profesia solvo.

Submetitaj al ĉiuj tiuj trudaĵoj, la japaninoj malpli edziniĝas: 5,3 por 1000 nun, kontraŭ 10 por 1000 en la 1970-aj jaroj. Kaj tiu proporcio kuntrenas tiun de naskoj: po 1,42 infanoj, kontraŭ po 2,2 en 1970. Ĉar en Japanio, infanoj malofte naskiĝas eksternupte (malpli ol 2%).

S-ino Osakabe rakontas la jenan signifoplenan anekdoton: pro sia agado en sia asocio, ŝi ricevis en marto 2015, de la manoj de S-ino Michelle Obama mem, la Internacian Premion pri virina kuraĝo. Ŝi konfesas, ke dum la solenaĵo ŝi ne sciis, ĉu ŝi devas feliĉiĝi aŭ ofendiĝi pro tiu ordeniĝo: “Tiu premio estas rezervita por evoluantaj landoj. Kiel japanino, mi ne komprenis, kial mi ricevis ĝin. Kaj mi vidis la mondan klasigon, en kiu Japanio estis en la lista malaltejo pri seksegaleco. Tiam mi diris al mi: ”Jen vero, ni devas agnoski ĝin: pri tiu afero, ni estas evoluanta lando.“

Johann FLEURI


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ne atendita sukceso de Donald Trump

Interna milito en la usona dekstrularo

Kiel eblas, ke novjorka konstruigisto, trifoje edziĝinta, povas esti tiom populara en la sudo de Usono, bastiono de la religia dekstrularo? Respondo en Alabamo, kun membroj de la Respublikana Partio, kiuj alfrontiĝas pri la kandidateco de s-ro Donald Trump.

SABATON, la 27-an de februaro, Mobile (Alabamo). La jarkunveno de la plenumkomitato de la Respublikana Partio de Alabamo okazas en la granda salonego de kongrescentro, tri tagojn antaŭ la primaraj elektoj en pluraj sudaj ŝtatoj de la lando. Centoj da eminentuloj de la partio partoprenas en ĝi. Oni tie pli facile trafas sur nigrulan elektiton ol adepton de s-ro Donald Trump. Aparta paradokso en ŝtato, kie la novjorka miliardulo ŝajnas esti tre populara ‒ kio konfirmiĝis tri tagojn poste per tio, ke li alte gajnis la primaran elekton ‒ kaj kie la Respublikana Partio konsistas preskaŭ ekskluzive el blankuloj.*

*  Kiel ofte en tiu regiono de la lando. Vd Benoît Bréville, “Géorgie et Caroline du Nord, les deux Sud”, Le Monde diplomatique, oktobro 2012.

La nomo de s-ro Trump ne estas eldirita sur la tribuno. Sed ĝi okupas la mensojn. La sukceso de lia entrepreno gravas por la estonteco de la partio. Ĉiu elekto havas unu aŭ du malmulte aprezatajn kandidatojn; kaj kiel, ekzemple, batali por homo tiom malsimpatia, kiu estas lia ĉefa rivalo, la senatano de Teksaso Ted Cruz? Preskaŭ neniu el liaj parlamentaj kolegoj sukcesas tion. Sed, kun s-ro Trump, temas pri io alia: tio, kion la manlibroj pri manaĝerado nomas “malamika transpreno de la akcia plimulto”. Ĉar multaj respublikanoj, inter ili la grandega plimulto de la delegitoj de la partio, suspektas lin, ke lia sola ideologia pelforto estas lia senbrida narciseco, liaj aŭtoritatecaj impulsoj; kaj ke li zorgas malpli pri la “partio-de-Linkolno-kaj-de-Reagan” ol pri la reputacio de siaj luksaj hoteloj aŭ de sia marko de vodko. En tiu ĉi 27-a de februaro, en Mobile, la respublikanaj kadruloj faras do iom malesperan provon, ĉiukaze malcertan: per elektronika voĉdonado reaserti la fundamentajn principojn de sia partio, kvankam ili timas, ke s-ro Trump baldaŭ faros el tio konfetoj.

Por testi la funkciadon de la skatoleto, per kiu ili demetas la rezoluciojn, kiujn oni proponos al ili, la proksimume tricent membroj de la respublikana komitato “elektas” unue sian preferatan militfilmon. Patton venkegas Pearl Harbor. La proponita elekto same kiel la rezulto montras, ke la kadruloj de la partio ŝajnas ŝati la grandajn batalojn kaj preferi la venkojn.

Poste venas pli signifaj voĉdonoj: 78 elcentoj postulas, ke la venontaj primaraj elektoj de Alabamo estu “fermitaj”, do rezervitaj nur al elektantoj de la partio (la ĉi-jaraj estis “malfermitaj”). La travidebla celo: komplikigi en 2020 la taskon de ne tre ortodoksa respublikanaj kandidatoj, kiuj altiras al la urnoj multajn demokratajn aŭ sendependajn elektantojn. Por la kazo, ke tiu mesaĝo ne estus sufiĉe klara por s-ro Trump, proprietulo de pluraj kazinoj, kroma rezolucio malaprobas “ĉian formon de mon-ludo” en Alabamo. La cetera programo de la kunveno estas pli klasika: mallaŭdoj de la “detrua programo de Barack Obama kaj Hillary Clinton, memorigo de la fakto, ke la prezidant-elekto determinos la politikan ekvilibron de la Supera Kortumo, nova postulo de striktigo de la rajto je abortigo, refoja rifuzo de kontrolado de pafarmiloj.

La potenco miksita kun la televida realo kaj la ekstremismo

Ĉe la eniro en la kunven-salonego, pluraj tabloj kaj ŝildoj montras la kandidatojn ankoraŭ ne eksiĝintajn ‒ s-rojn Cruz, Marco Rubio, John Kasich, Ben Carson ‒ kaj disdonas insignojn kaj afiŝetojn kun iliaj nomoj. Nenio tia en la kazo de s-ro Trump. Ŝajnas, ke la aĉa novjorka anaseto havas tre malmultajn fidelulojn ĉe siaj respublikanaj kadruloj, kiuj jam anticipas la katastrofon: en novembro, se li estus venkita; poste, se li estus elektita ...

Sed li plej ĝenas ne kiam li atakas la islamanojn. La mocio n-ro 2016-06 eĉ rekomendas, ke Usono rifuzu azilon al ĉiuj “rifuĝintoj devenaj el landoj, kiuj havas ligojn kun la radikala islamismo”. Respublikana delegito defendas ĝin: “Oni havas la impreson, ke la duona mondo volas veni ĉi tien kaj mortigi la usonanojn.” Lia impreso, same kiel la malprecizo de la teksto, kiun li subtenas, atestas pri malklara kaj tre proksimuma kono de la internacia politiko, ĉar oni demandas ‒ tamen senmalice ‒ al franco ĉeestanta en la salonego, ĉu la plimulto de la loĝantaro de lia lando estas islama. La mocio estas rifuzita, apenaŭ.

Dum la sekva vespermanĝo (malbona, kvankam ĝi kostas 150 dolarojn), du trionoj de la kelneroj estas nigruloj, 98 elcentoj de la manĝantoj, blankuloj. Ĉi-foje ĉiu kandidato sendis reprezentanton. Por s-ro Carson venis lia filo. Per implicita atako al s-ro Trump (kiun lia patro tamen dek tri tagojn poste decidis subteni), li malfermas sian paroladon per citaĵo el la Biblio: “Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj”. La proparolanto de s-ro Cruz ĉerpas el la sama fonto, sed por insisti pri la ideologia konstanteco de sia kandidato: “Estu juĝotaj per la frukto de viaj agoj”. S-ro Rubio siavice sendis pezan kalibron: s-ron Rick Santorum, tre popularan en la evangeliaj rondoj. Li estis mem kandidato en la jaro 2012 kaj gajnis la primarajn elektojn de Alabamo. Loka delegito evidente malmulte konata defendis poste la kandidatecon de s-ro Trump: “Lia plej bona kvalito estas ke li movas la amasojn.”

Fine venas la kulmino (anoncita) de la vespero kaj la parto, kiun la organizantoj sendube plej ŝatas: s-ro Mark Geist, eksa agento de privata sekureco en Libio, kiu fariĝis luksa prelegisto, detale raportas ‒ kaj multe tro por ke oni povu kompreni ion ‒ pri la atako, en septembro de 2012, al la usona konsulejo en Bengazo.* El tio venas travidebla konkludo, al kiu ĉi-vespere ĉiuj aliĝas: la senzorgeco de s-ino Clinton, tiam ŝtatsekretariino de la prezidanto Obama, estis respondeca pri la morto de la ambasadoro John Christopher Stevens. La etoso de la kampanjo estis kreita. Kaj ne de la koleraj usonanoj, viktimoj de la malabundo, de la senlaboreco, de la delokadoj: preskaŭ ĉiu ĉi tie devis pagi por sia vojaĝo, por sia hotelĉambro, sian vespermanĝon. Du aŭ tri semajnojn da loka minimuma salajro ‒ 7,25 dolaroj hore (malpli ol 6,50 eŭroj, la plej malalta de la lando) ‒ apenaŭ sufiĉus.

*  Kp Mitchell Zuckoff (kaj Mark Geist), 13 Hours: The Inside Account of What Really Happened in Benghazi, Twelve Books, Novjorko, 2014.

Ĉu la abomeno, kiun s-ro Obama kaj s-ino Clinton estigas ĉe la respublikanaj kadruloj, sukcesos dronigi la malfidon, kiun inspiras al ili s-ro Trump? Laŭ s-ro Vaughn Poe, kiu prezidas komitaton de la partio en Alabamo kaj havas ankaŭ la apartecon esti nigrulo, tio ne funkcios aŭtomate. Laŭ li, la populareco de la novjorka konstruigisto pruvas potencon miksitan el televid-realo kaj ekstremismo en la usona elektantaro. Ne estas troigite, se oni diras ke li maltrankviliĝas pri tio: “Adolfo Hitlero estis ankaŭ populara. Nu, kiel tio finiĝis? Se Trump estas nia kandidato, mi estus tre ĝenata. Voĉdoni por li, tion mi ne povus fari al mia lando.” Kaj tiu instruisto pri informadika sekureco ĉe la universitato de Alabamo aldonas: “Mia intelekta kvociento estas pli ol 50; do, kiam vi disponas pri cerbo, Trump ne aperas sur via kontrolekrano.”

Tamen, la plej granda malbonaĵo ankoraŭ venos: “Trump ne estas respublikano, li estas demokrato. La veraj konservativuloj ne lasas sin trompi de Donald Trump. Tiu tipo ŝakras, tio estas lia metio. Mi ne mirus, se meze de septembro [do, post kiam la kandidatoj de la du grandaj partioj estas oficiale deklaritaj], li decidus fariĝi kunlistano de Hillary. Tiam la partio jam ne havus tempon elekti novan kandidaton.”

La hipotezo de tiom stranga manovro povas surprizi. Sed multaj respublikanoj, kiuj estas en zorgo pro la maltipa politika kariero de s-ro Trump, pri liaj pozicioj, kiuj ofte rompas kun la ortodokseco de ilia partio, neniam forgesos, ke li invitis s-inon Clinton al sia tria edziĝo. Kaj krome la suspektantaj onidiroj ne estas la propraĵo de koleraj lokaj delegitoj aŭ de membroj kiujn ardigis Fox News, la sociaj retoj, la komplot-teorioj. La 16-an de marto, en Arizono, s-ro Cruz akuzis la komunikilojn, “preskaŭ ĉiuj gvidataj de maldekstruloj”, ke ili “faras ĉion eblan por ke Donald estu nia kandidato, ĉar ili scias, ke li estas la sola kandidato sur Tero, kiun Hillary Clinton sukcesus venki”.

S-ino Barbara Priester estas membro de la plenumkomitato de la partio. Ŝi estas solida okdekjarulino kaj respublikano de la unua horo en ŝtato kiu, dum cent tridek ses jaroj (de 1874 ĝis 2010) estis regata de demokratoj. Kaj kiu fariĝis unu el la plej respublikanaj de la lando. S-ino Priester konis kaj batalis kontraŭ la demokrata guberniestro George Wallace, kolorriĉa individuo, kiun oni pli kaj pli komparas kun s-ro Trump. Liaj pafadoj kontraŭ la potencularo kaj la intelektuloj, lia rasa demagogio, lia perforta subpremado de la movado de la civitanaj rajtoj stampis la nuntempan usonan historion.

Wallace, kiu estis kvarfoje usona prezidant-kandidato, gajnis en 1968 en kvin sudaj ŝtatoj, interalie Alabamo, je 66 elcentoj de la voĉoj. Tiu rezulto estis tiom pli nekomprenebla, ke li tiam alfrontis du gravajn kontraŭulojn, respublikanon, Richard Nixon (kiu estis elektita), kaj la alian demokraton, la vicprezidanton Hubert Humphrey. Liaj mitingoj estis ofte tumultaj, kiel hodiaŭ tiuj de s-ro Trump. Tio ebligis al s-ro Wallace alfronti siajn tumultulojn petante ilin lavi kaj razi sin. Kiam li estis plej bonhumora, li proponis al ili “donaci siajn sandalojn kun dediĉo”. Dum sia tria kandidatiĝo por la Blanka Domo, en 1972, oni provis murdi lin, kaj tio metis lin en rulseĝon, sed ne malebligis al li rezigni pri la plej alta funkcio de sia subŝtato, kies guberniestro li estis kvarfoje. “La forto de Wallace, taksas la filino de s-ino Priester, s-ino Ann Bennett, siavice ankaŭ membro de la partio, same kiel ŝia edzo Kevin (ambaŭ estis delegitoj por la respublikana konvencio de 2012), estis ke li esprimis la voĉon de venkita popolo, tiu de la sudo. Tio klarigas ankaŭ la potencon de Trump hodiaŭ. Obama faris Usonon popolo venkita. Ni perdis en Irako, en Afganujo kaj kontraŭ la Organizaĵo de Islama Ŝtato. La homo do pretas akcepti ion ajn, se iu promesas al ili ke nun oni refaros baton por bato.”

Popolo venkita pro tro malfortaj gvidantoj: jen almenaŭ temo iom konstanta en la pensado de s-ro Trump. Ĉar, trans la narcisismo de la aferulo, kiu pelas lin voli “gajni” (unu el liaj favorataj verboj) ĉiujn liajn batalojn, kaj do por fariĝi prezidanto de Usono, aŭtoritata naciismo servas al li kiel kompaso ekde kiam lia privata vivo kaj lia riĉaĵo estas temoj, kiuj plej feliĉigas la magazinojn. Tiu humoro estas nuntempa etoso, sed s-ro Trump esprimis ĝin jam antaŭ pli ol dudek kvin jaroj en longa interparolado kun Playboy.* La prezidantoj de la tiamaj du superpotencoj, s-roj George H. W. Bush kaj Miĥaelo Gorbaĉovo, estis tie traktataj malŝate kaj degne.

*  Playboj, Ĉikago, marto 1990.
Prefere voĉdoniloj ol kugloj

Al la unua s-ro Trump riproĉis lian molecon rilate al la aliancanoj de Usono (precipe Japanujo, Germanujo kaj la Golf-landoj), senpage protektataj de la usona armeo, eĉ kiam ili kaŭzis komercajn malfacilaĵojn al sia suzereno. Pri la sovetia gvidanto li anoncis: “Mi antaŭvidas ke li estos renversita, ĉar li montriĝis ekstreme malforta.” En marto 1990, respublikana prezidanto okupis la Blankan Domon, kiun Ronald Reagan ĵus forlasis post du mandatoj. Tamen, s-ro Trump jam opiniis, ke la gvidantoj de la planedo “neniel respektas nin”; “ili ridas pri nia stulteco”, “ili surtretas nin”. Ĉi-foje li eniris la arenon por “restarigi la grandecon de Usono” (“make America great again”) batalante kontraŭ la liberkomercaj traktatoj kaj konstruante fortikigitan muron ĉe la suda limo de la lando. Intertempe Ĉinujo kaj Meksiko eniris la liston de la ŝtatoj kiuj, laŭ li, ekspluatas la naivecon de Vaŝingtono, la “laktobovino” de la tuta planedo.

Kun Wallace, s-ino Priester jam konis demagogon kiu atribuis la plej multajn problemojn de sia lando al politika klaso, kiu protektas la malplimultojn, eksterlandanojn, deliktulojn. Ŝi memoras ankaŭ pri specialisto pri manipulado de la komunikiloj kiu taŭzis la ĵurnalistojn kaj proklamis sin la sola ordinara homo, kapabla paroli krudan lingvon, ĉiapreze defendi siajn ideojn. Ŝi do malfidas s-ron Trump. Kaj, same kiel ŝia filino Ann kaj ŝia bofilo Kevin, ŝi regule atentas pri la opini-enketoj por orienti siajn najbarojn (kaj paroĥanojn) al tiu respublikana kandidato, kiu plej bone kapablas kontraŭbatali lin. Ĉiuj tri hezitis inter s-ro Rubio kaj s-ro Cruz, antaŭ ol fiksiĝi al tiu ĉi lasta. Vane.*

*  La 1-an de marto 2016, s-ro Trump akiris 43,4 elcentojn de la voĉoj ĉe la primaraj elektoj en Alabamo; s-ro Cruz, 21,1 elcentojn; s-ro Rubio, 18,7 elcentojn; s-ro Carson, 10,3 elcentojn.

Neniu estas pli malproksima ol s-ro Trump de la socia kaj kultura universo de la geedzoj Bennett. Ann posedas iaman plantejon de okcent hektaroj proksime de universitata urbeto, Auburn, fama pro sia teamo de usona piedpilko. Ŝia edzo mastrumas la posedaĵon kaj organizas cerv-ĉasadojn. La baptista kredo orientas ilian ekzistadon kaj ritmon dum aprezinda parto de ilia tempo. Por ili, politiko postulas kompetenton kaj sperton. Ĝentile, ne laŭtigante la voĉon, ili defendas formon de limigita registaro, jefersonan [laŭ Jefferson], kiu skrupule respektas la 10-an amendon al la usona konstitucio*, la lokan potencon, la kamparajn tradiciojn de la sudo. Subite aperas ĉe la kapo de ilia partio eksedziĝinta miliardulo, kiu etendis sian intiman vivon en la skandalgazetoj kaj paradis sur podio de libera lukto ĉirkaŭate de du pintaj modelulinoj en streĉe ĉekorpaj roboj. Tiu homo, neniam elektita, anoncas al la televido ke, se li fariĝus prezidanto, li ne hezitus ordoni al la usonaj soldatoj transpaŝi la leĝojn kiuj ĝenas lin. Kaj ke li pridubigos plurajn komercajn traktatojn sen zorgi pri la konsento de la kongreso. S-ino Bennett konfesas sian malĝojon kaj sian perplekson: “Oni povas nenion fari por haltigi lin. Ni estas tamen ĉio alia ol la potencularo kiun li atakas. Sed ne estus la unua fojo, ke Novjorko kaj la nordoriento piedfrapas nin.”

*  “La potencoj, kiuj en Usono ne estas delegitaj de la konstitucio, nek rifuzataj de ĝi al la ŝtatoj, estas konservataj de la ŝtatoj aŭ de la popolo.”

S-ro Bennett, eksa supera kadrulo de Eastman Kodak, rimarkis kun maltrankvilo ke, dum debato, s-ro Trump uzis la vorton “regno” por nomi la prezidantecon de s-ro George W. Bush. Obsedata de la historio, precipe tiu de la Secesia Milito, amanta la konfederacian flagon, li jam ne multe aprezas ke lia partio identigas sin kun Abraham Lincoln. La aŭtoritatemaj misparoloj de la miliardulo el Manhatano do memorigas lin iomete tro la nordistajn armeojn de tiu “granda emancipisto”

Kion la sudistaj adeptoj de s-ro Trump pensas pri tio? Renkontita en Auburn, s-ino Dianne Jay ĉiam voĉdonis respublikane; ŝia familio ankaŭ. Ŝi transportas en sia mansako iun Smith & Wesson, kalibro 38, kaj ŝi ne multe legas la lokan gazeton, kiun ŝi juĝas tro maldekstra (takso diskutebla). Nenio agacas ŝin pli ol la kutima asimilado de la elektantoj de s-ro Trump al koleruloj. Laŭ ŝi, temas pli ĝuste pri “movado de usonanoj, kies volon oni ignoris, kiuj ne plu partoprenas, kiuj perdis sian konfidon en la du partioj. La respublikana potencularo faris multajn promesojn kiujn ĝi ne plenumis. Kaj ĝi traktas s-ron Trump kun la malŝato, kiun ĝi normale rezervas al la manlaboristoj, dum Trump estas miliardulo. Sed lia mono, tiun li gajnis, li faris ion kaj ne nur parolis. Nia potencularo faras nenion ol paroli, paroli, paroli.” La parti-ĉefoj interligiĝis por bari la vojon al s-ro Trump. Rezulto: la “movado” naskiĝis kontraŭ ili. “Mike Huckabee, kiun mi tre ŝatas, diris tion bone: la respublikana potencularo devus taksi sin feliĉa, ke tiu ĉi ribelo uzas la voĉdonilojn anstataŭ kuglojn.”

La dialektiko de la ballots (“voĉdoniloj”) kaj “bullets” (“kugloj”) devenas el fama parolado ... de la nigrula membro Malcolm X en 1964.* Do, eĉ se la vorto ne plaĉas al ŝi, la inciteco de s-ino Jay kontraŭ la respublikanaj delegitoj de la kongreso tre similas al kolero. “Ili preferas, ŝi daŭrigas, dividi la partion kaj doni la venkon al Hillary Clinton anstataŭ esti senmaskigitaj kaj ke oni malkovru tion, kio okazas interne: la premgrupojn, la ŝakrojn, la subaĉetojn. Kion mi aprezas ĉe Donald Trump, estas ke li mem financas sian kampanjon kaj ŝuldas neniom al interes-grupoj. La respublikana gvidanto de la senato, Mitch McConnell, gajnas pli ol milionon da dolaroj jare; la prezidanto de la ĉambro de reprezentantoj, Paul Ryan, pli ol 900.000 dolarojn. Ili havus do multon por perdi se iu venus kaj dirus al ili: “Bone, nun ni tranĉos en la grason””.

*  Vd Achille Mbembe, “Un inépuisable mythe en temps d’extrême adversité”, Le Monde diplomatique, februaro 1993.
“Dum la krizo de 2008, ni devintus ĉion lasi bruli”

Kvankam tre malamika al s-ro Trump, s-ro Bennett sentas la saman teneron por tio, kion li nomas “la bando de Wall Street”: “Ambaŭ partioj estas regataj de sama kulturo ‒ urba kaj riĉa. Por ili, la esenco de la lando estas nur ter-strio kiun oni superflugas inter la du marbordoj. Dum la krizo de 2008, ni devintus ĉion lasi bruli. Tio estintus tre akra, sed ne malmulte da korupto estus elradikigita.” La kredito de la usona politika sistemo kaj de ĝiaj du ĉefaj partioj estas detruita. Ni donu la parolon al la defendo. Lundon, la 29-an de februaro, en Opelika, en eksa botelfabriko proksima de Auburn, okazas la jara manĝ-kunveno de la respublikanoj de tiu regiono. En 1994, la unua el tiuj bankedoj nombris malpli ol kvardek manĝantojn; ĉi-vespere ili estas preskaŭ tricent. Post la ĉeflaga ĵuro kaj la preĝo, la Kongres-delegito de la distrikto, s-ro Mike Rogers, scias ke li devas respondi al la imputaĵoj de sekreta interkonsento kaj de korupto, kiuj celas liajn vaŝingtonajn kolegojn, kaj ne nur la demokratojn. La adeptoj de s-ro Trump, same kiel tiuj de s-ro Cruz, senĉese riproĉas al la respublikanaj parlamentanoj, tamen plimultaj en la Kongreso, ke ili nuligis neniun el la pli gravaj decidoj de la Blanka Domo (reformo de la sansistemo, aŭ “Obamacare”; atom-interkonsento kun Irano; moratorio pri la elpelo de certaj migruloj, malgraŭ ke ili estis elektitaj por fari tion. Ĉu ili estis tiom subaĉetitaj de la sistemo, ke ili siavice fariĝis membroj de tio, kion s-ro Cruz nomas “la vaŝingtona kartelo”? S-ro Rogers rebatas, ke necesas dutriona plimulto por venki prezidantan vetoon. Kaj li rekomendas al siaj amikoj pacienci: “Dum la lasta jaro de tiu ĉi socialista registaro ni ne realigos multon. Sed nia tasko estos garantii, ke ne plu fariĝu io malbona. Poste, se ni elektas respublikanan prezidanton, la unua teksto, kiun ni submetos al li por subskribi, estos la nuligo de la “Obamacare”. Poste tiu de la leĝo Dodd-Frank, kiu reguligas la bankojn. La nuna socialista registaro estos baldaŭ nur malbona memoraĵo.”

Restas mistero. Kiel, en partio kaj en regiono, kie la evangelia voĉo tre pezas, s-ro Trump povis tiom facile trudiĝi? S-ino Jay antaŭe subtenis s-ron Huckabee, eksan baptistan pastron, kiu predikas la “tradiciajn familiajn valorojn”. Ŝi apogas hodiaŭ proprietulon de kazinoj, kies kredo ne estas grandega, kiu sakras kiel ĉaristo kaj en la televido elvokas sian seksan anatomion. Ŝi klarigas tion senprobleme: “Donald Trump estas kontraŭ abortigo, por la preĝo en la lernejoj; ne ekzistas io pli tradicia inter ĉiuj. Cetere, rigardu: lia familio, tio estas la realigita usona revo. Konsentite, li edziĝis trifoje. Sed ankaŭ Ronald Reagan edziĝis pli ol unufoje; li estis aktoro kaj havis aventurojn. Se vi ekzamenas personon en lia totaleco, tiam ni ĉiuj estas pekuloj. Kaj krome, se oni komencas ĵeti ŝtonojn, tiam la tuta Senato povas esti ŝtonumita.” Sen ajna dubo s-ro Trump sukcesis krei rektan kaj solidan ligon kun siaj adeptoj; jam pli ol 900.000 en la lando, inter ili s-ino Jay, ricevas liajn multajn tekstojn. La kritikoj kaj la ĝenaj malkaŝoj en la komunikiloj, de artistoj kaj de intelektuloj, anstataŭ ŝanceli ilin, pli ĝuste firmigas ilin. “Mi fidas s-ron Trump, koncedas s-ino Jay. Ni bezonas aferiston. Li ne devas ion pruvi. Li havas jam bonegan familion kaj 10 miliardojn da dolaroj.”

Perdoj de dungoj, delokadoj, malaltaj salajroj, difektiĝo de la kristana identeco de la lando, nekapablo de la ŝtato kontroli siajn landlimojn, timo antaŭ la estonteco: preskaŭ ĉio tamen rapide kondukas al la temo de enmigrado.* “Tiu estas la demando, kiu lanĉis s-ron Trump, konfirmas s-ro Bennett. Neniu volis tuŝi ĝin. Li faris. Niaj lernejoj estas inunditaj de enmigrintoj, sed ili ne havas la rajton kontroli la leĝan statuson de iliaj gepatroj. La leĝoj ne estas klaraj, kaj oni estas traktata kiel rasisto, se oni volas respektigi ilin. Mi ne scias, ĉu konstrui muron estas ideo realigebla, sed oni devas havi landlimon. Kaj s-ro Obama malfermis ĝin. Nun la homoj laciĝis. Ili bone vidas, ke neniu el la du partioj volas riski malkontentigi la hispanlingvan elektantaron.”

*  Kaj pro liaj pozicioj pri tiu demando s-ro Jeff Sessions, senatano de Alabamo, la 28-an de februaro fariĝis la unua membro de tiu asembleo, kiu apogas s-ron Trump.

Multaj timoj fortigas sin reciproke kaj nutras la ludon de s-ro Trump. Kelkaj tagoj en Alabamo sufiĉas por aŭdi paroli pri ĉeloj de teroristoj kiuj enŝoviĝas en Usono el Meksiko, pri tuneloj sub la landlimo, kiuj venigas tunojn da fidrogoj, pri eksterlanda armeo, kiu povus apogi sin sur dek du milionoj da enmigrintoj ... Ekde la elekto de s-ro Obama en 2008 kaj lia reelekto en 2012, la respublikanaj strategiistoj kaj enketistoj tamen diradas, ke tiu fiksiĝo estas, rilate al la elektoj, danĝera por la partio kaj ke jam neniu prezidant-kandidato povos iam ajn venki sen konsiderinda apogo de la hispanlingvaj voĉoj.

S-ino Ann Coulter, forttona ĉefartikolisto, hantata de la timo al enmigrintoj, mem pretendis, ke kun la demografio de la nuntempa Usono, malpli “blanka” ol en la epoko, kiam s-ro James Carter kaj s-ro Walter Mondale estis kandidatoj kontraŭ Reagan, la unua estus lin venkinta en 1980 kaj la dua kvar jarojn poste. Sed, paradokse, Coulter certas pri la ŝancoj de s-ro Trump. Ŝajnas tamen, ke li direktiĝas nur al frakcio de la usona elektantaro, kiu ĉiam pli malgrandiĝas, blankuloj kaj viroj. Venontan novembron, s-ino Clinton bone povus fariĝi la nepra kandidato de la malplimultoj kaj de Wall Street, de la feministoj kaj de la liberkomerco, de Goldman Sachs kaj de la nuna stato. Kun unu sola misio, unu sola mandato: bari la vojon al s-ro Trump.

La triminuta sceno, kiu indignas Usonon

Se tia koalicio venkus, ĝi ne restos longe. Ĉar ankaŭ la kampanjo de Bernie Sanders malkaŝis la elĉerpiĝon de tia aranĝo. Tiom, ke la elementoj de lia retoriko, kiu vipas la korupton de la usona politika sistemo, estas alproprigataj de liaj kontraŭuloj. Kaj ne nur de s-ro Trump: S-ro Cruz siavice opinias, ke “la respublikanoj estas preskaŭ same malbonaj kiel la demokratoj. Multe tro da ili flirtas kun Wall Street, la premgrupoj kaj la granda komerco, kiuj ĉiuj same vidas en la kontraŭleĝa enmigrado fonton de malaltaj salajroj.”

Kaj kiam tempas pri delokadoj, pri internacia komerco, pri liberkomerco, oni ne ĉiam distingas s-inon Jay disde elektanto de s-ro Sanders. Ĝuste la konservativa membro de la respublikana partio indikis al ni triminutan scenon, kiu larĝe cirkulis en Interreto kaj kiu naŭzis ŝin: la mastro de vicentreprena firmao de United Technology, Carrier, tie anoncas al siaj 1.400 dungitoj de Indianapolo, ke ilia produktado baldaŭ translokiĝos al Meksiko.* Li precizigas sub huadoj: “por resti konkurenckapabla kaj por certigi la longtempan daŭrigon de la entrepreno”. Tiu historio fariĝis nun parto de la kampanja repertuaro de s-ro Trump. Kaj la laboristoj, eĉ membroj de sindikato, atentas al tio, kion li diras. Ankaŭ tie kelkaj kartoj eble redistribuiĝas.

*  “Carrier Air Conditoner (part of United Technologies) moving 1,400 jobs to Mexico”, YouTube.com, la 11-an de februaro 2016.

Ekde la komenco de tiu ĉi kampanjo la respublikana elektantaro esprimas preferojn rigore kontraŭajn al tiuj de ĝiaj prezidintoj, de la plej multaj ĝiaj deputitoj, de tiuj kiuj financas kaj konsilas ĝian partion. Ĉar tiuj ne facilanime rezignos pri ĉio, kio estis ilia politika identeco ekde la jaroj de Reagan kaj kiu tre profitigis ilin, la respublikana interna milito certe nur komenciĝis.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La sorto de la Proksim-Oriento decidiĝas (ankaŭ) en Opelika

LA DEMANDO de la rilatoj kun Israelo ne ĉesas reaperi dum la respublikanaj praelektoj, eĉ kiam la elekto okazas en suda ŝtato, kie la nombro de judaj elektantoj estas tre eta. Dum longa tempo tiu rito koncernis nur la demokratajn praelektojn, precipe tiujn de Novjorko (aparte en 1980, 1984, 1988 ktp). Unu el la kandidatoj, kaj eĉ pluraj, postulis la translokadon de la usona ambasadejo en Israelo el Tel-Avivo al Jerusalemo (kio signifus agnoski la suverenecon de la israela registaro super la tuta Sankta Urbo). Post la fino de la novjorka praelekto la prezidantoj lasis la ambasadon en la sama loko. Kaj alia kandidato rekomencis kvar jarojn poste.*

*  Vd “Le poids du lobby pro-israélien aux États-Unis” kaj “Aux États-Unis, M.Ariel Sharon n’ a que des amis”, [“La pezo de la por-israela premgrupo en Usono”; “En Usono, s-ro Ariel Ŝaron havas nur amikojn”], Le Monde diplomatique, respektive de aŭgusto 1989 kaj julio 2003.

Ĉi-foje temas do pri respublikanoj. Kelkajn tagojn antaŭ la elekto en Iovo, la kandidato Ted Cruz promesis ke, se li estus elektita prezidanto, li translokus “jam la unuan tagon” la faman ambasadejon. Iovo havas tamen nur proksimume 0,2 elcentojn da judoj. Sed la evangeliaj eklezioj estas tie fortaj ...

En la sudo de Usono ili estas ankoraŭ pli. La 2-an de marto, en la First Baptist Church de Opelika, en Alabamo, la graveco evidentas, por la paroĥanoj, de Israelo, de Jerusalemo, de la palestinanoj. Oni ne vere sekvas la eventojn de la regiono. La kredo ‒ ne la lastatempa historio, nek la politiko ‒ decidas pri la takso kaj pri la voĉdono.

Ni renkontas s-inon Sara-Jane Tatum fine de la ĉiusemajna kunveno de ŝia diskutgrupo pri la biblio; kvardeko da virinoj partoprenis, inter ili du nigrulinoj. S-ino Tatum apartenas al asocio, la International Christian Embassy Jerusalem (ICEJ). Ŝi resumas ties mision: “Ni apogas Israelon en la kredo ke la eterna ĉefurbo de la ŝtato estas Jerusalemo.” Cetere ŝi ĵus vizitis ĝin por “studvojaĝo” (teaching tour) rekomendita de ŝia pastro. En la programo: la Knesset, renkontiĝo kun du membroj de la Likud (la partio de la ĉefministro Benjamin Netanjahu), partopreno en bankedo de plurcentoj da por-israelaj kristanoj en la hotelo Waldorf Astoria. “La usona ambasadoro intervenis, ankaŭ kristana arabo kiu subtenas Israelon.” S-ino Tatum vizitis ankaŭ la muzeon pri la holokaŭsto. Sed ne Jeriĥon ne Betlehemon (lokoj tamen trempitaj de kristana graveco), nek ian ajn lokon regatan de la Palestina Instanco estis en ŝia programo.

Ŝia asocio kolektas monon “por ke la judoj povu forlasi Francujon, Ukrainujon, kaj iri al Israelo”: “Mi aŭdis diri, ke la francaj judoj estas persekutataj.” La studado de la biblio “instruis la gravecon de Israelo en [ŝia] kredo kaj en la kono de tio kio okazos”. Bazante sin sur la sanktaj skriboj, kaj ĉefe sur la Malnova Testamento, ŝi opinias ke, en unua etapo, la tuta Palestino devas reveni al Israelo.* Tio signifas, ke ŝi aprezas la politikon de koloniigo praktikata de la registaro de s-ro Netanjahu kaj ke ŝi subtenas ĝin. “Iun tagon, ni ne scias kiam, klarigas ŝi, Dio protektos Israelon. Li decidis, ke Jerusalemo estos la centro de la mondo. Ĝuste tien Jesuo Kristo revenos, sur la monton de la olivarboj. Dio faris interkonsenton kun la juda popolo. Tiu interkonsento ne povas esti anstataŭigata, nek modifata nek ŝanĝata. Pro ilia malobeo Dio ekzilis la judojn. Sed la tero estas ilia.”

*  S-ino Tatum donis al ni la verkon de la sudafrika pastro Malcolm Hedding: Understanding Israel (Zion Gate International, Oklahoma City), kiu detaligas sian teologion pri ĉiuj ĉi punktoj. Vd ankaŭ Ibrahim Warde: “Paco ne eblas antaŭ la alveno de la Mesio”, Le Monde diplomatique, septembro 2002.

Atendante la Apokalipson kaj la revenon de la Mesio*, kian sorton ŝi vidas por la palestinanoj, el kiuj malplimulto estas kristanoj, se ili ne deziras vivi en juda ŝtato? “La aliaj arabaj landoj devas akcepti ilin ĉe si. En 1967, Dio protektis Israelon, Israelo venkis.” Punkto fino. Tamen, la venkitoj ne havas kialon por plendi: “Israelo faras ĉion por doni laboron al la palestinanoj, por ke ili povu vivi en paco. Tiuj volas pli. Se ili ne estas feliĉaj, ili iru aliloken.”

*  Vd pri tiu plej malnova libro de la Nova Testamento Frederiko Engelso: La libro de revelacio (La apokalipso de Johano). Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 111 paĝoj, ISBN 978-2-918300-97-7 (= MAS-libroj n-ro 101). -vl

S-ino Deborah Jones, kiu ĵus gvidis la diskutgrupon pri la biblio, dufoje vojaĝis al Israelo, laste antaŭ ok jaroj. Ŝi aliĝas al nia diskuto. Ankaŭ ŝi pensas, ke “la israelanoj per siaj tutaj fortoj provas helpi la palestinanojn. Ties malamo kontraŭ la judoj estas tiom forta, ke ili rezistas al tiu helpo”. Parolante pri la kristanaj palestinanoj, ties postulo je suvereneco faras ilin preskaŭ herezuloj: “Estas granda diferenco inter nomi sin kristano kaj esti tia. Ili tiom abomenas Israelon, ke ili ne vere akceptas la Kriston kiel Sinjoron. Dio donis la teron al Israelo, li ne permesos ke ĝi estu denove dividita. Kaj la regulo de nia kredo estas honori tiun engaĝiĝon.”

Tutcerte, finas la du paroĥaninoj, la paco estus bona afero. “Sed la palestinanoj ne volas ĝin. Ili volas la teron.” S-ino Tatum aldonas: “Kaj ili volas la morton de la judoj.”

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Disŝiroj ĉirkaŭ la siria reĝimo

Kial Magrebo subtenas Baŝar Al-Asad

TUNIZO, merkrede la 2-an de marto. Kunveninta sub la “alta patroneco” de la prezidanto Béji Caïd Essebsi, la Konsilio de la arabaj ministroj pri internaj aferoj adoptas tekston, kiu kondamnas la “terorismajn praktikojn kaj agojn” de la Hizbulaho, akuzata pri provo “malstabiligi kelkajn arabajn landojn”. Tiu fronta akuzo rezultas el forta premo de la reprezentantoj de la ses monarĥioj de la Konsilio de kooperado de la Golfo (KKG), kiuj jam adoptis similan tekston la saman tagon. Ili intencas publike mallaŭdi la armean subtenon de la libana partio al la reĝimo de s-ro Baŝar Al-Asad kaj izoli ĝin sur la diplomatia kampo.

En Tunizio same kiel en Alĝerio kaj Maroko, la disaŭdigo de tiu komuniko kaŭzas tujan proteston sur la sociaj retoj. En tiu regiono de la araba mondo kie forte dominas sunaismo, la Hizbulaho, kvankam ŝijaisma, restas tre populara depost sia milito kontraŭ la israela armeo, en 2006 (vdL’aura de la résistance à Israël). “Ni nun devas kuŝiĝi antaŭ la reĝetoj de la Golfo. Kie estas la fiereco de la magrebanoj? Ĉu ni estas la servistoj de la vahabismanoj? Ke ni estas sunaistoj, tio ne estas sufiĉa kialo, ke ni obeu ilin!”, koleras retano. “Ne la Hizbulaho, sed ja Daesh [araba akronimo de la Organizaĵo de la Islama Ŝtato, OIŜ] devas esti taksata terorisma. Ties batalantoj estas herooj!”, martelas alia. La 11-a de marto, la araba Ligo* kunveninta en Kairo, decidas klasigi la Hizbulahon kiel “terorisman grupon” kaj estigas similan protestadon.

*  Kreita en 1945, la Ligo de la arabaj ŝtatoj arigas hodiaŭ 22 landojn, kun organizaĵo laŭ la modelo de la Unuiĝintaj Nacioj.

Male al la redukta kliŝo, laŭ kiu forta fendolinio ekzistas nun inter la du ĉefaj branĉoj de islamo, multaj magrebanoj restas malmulte sentemaj je la konfesia logiko. “Ili havas unue politikan komprenon de la siriaj eventoj, kaj vidas en tiu partio la lastan bastionon de rezisto kontraŭ Israelo aparte, kaj kontraŭ la okcidenta imperiismo ĝenerale”, klarigas la alĝeria ĉefartikolisto kaj eseisto Mohamed Saadoune.

La 3-an de marto, sekvante la anonimulojn, kiuj esprimas sian malaprobon sur la sociaj retoj, multaj tuniziaj gravuloj mallaŭdas sian registaron, kiun ili akuzas pro la subskribo de la komuniko sen iaj ajn rezervoj. La nacia ordeno de la tuniziaj advokatoj, multaj maldekstraj partioj kaj eĉ personoj proksimaj de la prezidanto Essebsi kritikas tion, kion ili kvalifikas “rezigno” kaj “konformiĝo al la pozicioj de Sauda Arabujo”. La vesperon mem de la komuniko-adopto, la tunizia ĝenerala Unio de la laboro (UGTT), la sindikato kunricevinto de la Nobel-pac-premio en 2015, publike kaj severe mallaŭdas “strangan decidon (...) prenatan kadre de ofensivo direktata de eksterlandaj kaj regionaj fortoj por dividi la araban nacion (...) profite al sionistaj kaj reakciaj fortoj”. Ekde tiam, la registaro klopodas urĝan retroiron, asertante, ke la subskribita teksto “ne havas trudefikon” kaj ke temas pri simpla “teknika decido”. Ellasoj de plimalpli sekretaj informoj en la loka gazetaro komprenigas, ke Tunizio ne povis malplaĉi al partneroj de la Golfo, kapablaj helpi ĝin solvi siajn ekonomiajn kaj financajn malfacilaĵojn. Tiu pravigo estos ripetita post la decido de la araba Ligo.

SIAFLANKE, la alĝeriaj regantoj rapide memorigas, ke ilia lando ne estas ligita de tiu komuniko kaj ke ilia pozicio estas “konservi striktan neintervenon en la internaj aferoj de fratolando”. Alivorte, Alĝero nepre ne kondamnu la Hizbulahon, nek diktu al la libana registaro kiel ĝi kondutu al ĝi. En Maroko, la registaro restas tre modesta kaj diskreta ĝis la tempesto finiĝos. Ne la unuan fojon ĝi devas travivi meze de du neakordigeblaj logikoj. Unuflanke, Rabato estas proksima aliancano de Sauda Arabujo, kiel atestas ĝia partopreno en la milita interveno lanĉita en marto 2015 kontraŭ la Houtistoj en Jemeno* aŭ ankoraŭ en la “kontraŭterorisma islama armea alianco” starigita de Rijado en decembro 2015. Aliflanke, la marokaj gvidantoj devas konsideri la publikan opinion, kiu ne tro ŝatas la golfajn monarĥiojn. “Koncerne la Hizbulahon, la manovra marĝeno estas mallarĝa, sed ekzistas, klarigas maroka diplomato, kiu postulas anonimecon. Oni povas akceptigi la ideon, ke tiu partio meritas sankcion ĉar ĝi agas en konflikto, kiu devus koncerni nur la sirianojn. Sed evidentas, ke estos pli malfacile konvinki niajn kuncivitanojn pri la legitimeco de armea agado kontraŭ Baŝar Al-Asad.”

*  Vd Laurent Bonnefoy, “Unujara milito por nenio en Jemeno”, Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2016.

Tra la kondamno de la Hizbulaho, la vahabita reĝlando kaj ties aliancanoj volas atingi plenan izolado de la siria reĝimo. Jen strategio, kiun pluraj landoj rifuzas. Libano kaj Irako esprimas “rezervojn” kaj Alĝerio “rimarkojn” pri la decido de la araba Ligo klasigi kiel “teroriston” la libanan movadon. En Egiptujo, la prezidanto Abdel Fatah Al-Sisi rifuzas milite batali kontraŭ reĝimo, kiu luktas kontraŭ la islama Frataro, tiu mem, kiun li konsideras sia ĉefa malamiko. En Alĝerio same kiel en Tunizio, la subteno de la publika opinio al s-ro Al-Asad neniam malfortiĝis depost la komenco de la arabaj ribeloj de 2011. Tiu realeco estis kaŝita de la ekzisto de retoj de ĝihadistoj foririntaj por batali kontraŭ la siria reĝimo kaj, pli proksime, aliĝi al la OIŜ. “La konverĝaj punktoj inter la alĝeria registaro kaj granda parto de la publika opinio estas maloftaj, komentas alĝeria eksa alta respondeculo. La milita neinterveno en Libio kaj la rifuzo sin pozicii kontraŭ la reĝimo de Asad kaj liaj aliancanoj estas du el tiuj. Ekzistas interkonsento pri tiuj du demandoj.” Fakte, la plej eta poziciiĝo kontraŭ s-ro Al-Asad — kiu ne nepre egalas subtenon al la ĝihadistaj grupoj kiuj luktas kontraŭ ĝi — garantias severan admonon, kaj eĉ amasinformilan linĉadon.

LA SIRIA POLITIKOLOGO Salam Kawakibi spertis tion. Invitita por prelegi en Alĝerio en 2013, tiu demokrata oponanto troviĝis devigita pravigi siajn poziciojn. “Post mia prelego, lokaj intelektuloj invitis min en sia cirklo. Mi estis devigita klarigi kaj pravigi min. Por ili, esti kontraŭ Asad, estas perfidi la araban aferon kaj helpi samtempe imperiismon kaj islamismon. Tio ne estas izolita fakto. Ĉiufoje kiam mi faras publikan prelegon, la atakoj kaj akuzoj — ke mi estus agento aŭ perfidulo pagita de imperiismaj landoj — multiĝas. En la plej bona kazo, oni konsideras min naivulo.” Nepo de la granda araba pensisto Abd Al-Rahman Al-Kawakibi, tiu esploristo konfesas, ke li antaŭ nelonge sin sentis same riproĉita en Tunizio.

En tiu lando, granda parto de la elito, ĉu maldekstra aŭ proksima al la reganta partio Nidaa Tounès, ne kaŝas ke ĝi preferas s-ron Al-Asad al islamisma reganto, kiu povus anstataŭi lin. La politikisto kaj advokato Chokri Belaïd, murdita en Tunizo la 6-an de februaro 2013, simbolis tiun pozicion hodiaŭ kundividitan same de la ekstrem-maldekstro kiel de la grandburĝaro de la marbordaj urboj. En 2012, la prezidanto Moncef Marzouki estigis viglan polemikon decidante la rompon de diplomatiaj rilatoj kun Sirio. Kvar jarojn poste, lia posteulo, s-ro Essebsi, ne maltrafas okazon deziri ilian restarigon. Tunizo cetere jam instalis konsulon en Damasko en septembro 2015.

En Maroko, la debato estas pli hezita. Parto de la maldekstraj fortoj, inter kiuj la Socialista Unio de la popolaj fortoj (USFP) ne hezitas kondamni s-ron Al-Asad pro la suferoj kiujn li kaŭzas al sia popolo kaj oponas al ĉiu eksterlanda milit-interveno, nome de la respekto al la siria suvereneco. “La facila solvo estus subteni Al-Asad por meti premon al la palaco kaj al la islamisma registaro formita de la Partio de Justo kaj Disvolvado (PJD), pli emaj apogi la ribelon financatan de la Golfo-landoj. Sed ni estas multaj, kiuj rifuzas tion, ĉar Baŝar ne meritas esti defendata”, atestas aktivulo de la USFP, kiu bedaŭras la mankon de “kvietaj naciaj debatoj pri Sirio en Magrebo”.

TRANS LA DISKURSO pri kontraŭ-imperiismo kaj tutarabismo, kiel klarigi, ke reĝimo, kies brutaleco kaj krimoj larĝe kontribuis al la siria dramo, ĝuas tian subtenon en Magrebo? Hasni Abidi, politikologo ĉe la Global Studies Institute de Ĝenevo, vidas por tio du kialojn: “Unue, la siria demokrata opozicio restas neaŭdebla kaj al ĝi mankas gvidaj figuroj. Due, la Okcidento estas kontraŭ Asad, kio naskas legitiman suspekton, se oni konsideras la eŭropan kaj usonan negativan bildon en la regiono.” Aliaj fakuloj ligas tion al vigleco de la komploto-teoriojn, tiel ke la arabaj ribeloj de 2011 estas prezentataj kiel komploto destinita malfortigi la landojn rivalojn de Israelo*.

*  Vd. Nicolas Dot-Pouillard, “La crise syrienne déchire les gauches arabes”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2012.

Laŭ Louisa Dris-Aït-Hamadouche, de la fakultato pri politikaj sciencoj de la Alĝera universitato, la subteno de multaj ŝiaj samlandanoj al s-ro Al-Asad estas ŝuldita al la “absoluta rifuzo de la grandega perforto, kies viktimoj estas la siriaj civiluloj, kaj al la konstatita ĉeesto de eksteraj landoj en tiu konflikto. Ĉi tiun pozicion, larĝe neracian, oni povas asimili al posttraŭmata sindromo, kiun la oficiala diskurso kontribuas revigligi por protekti sin de ĉiu kontestado, kiu povus ŝanceli la sistemon”.

Tamen, kiel rimarkas Saadoune, la subteno al s-ro Al-Asad ne estas unuanima: multaj magrebaj islamistoj, ĉu salafistoj, aŭ proksimaj je la islama Frataro, ne hezitas kondamni lin. “Ili estas sentemaj je la sunaismo-ŝijaismo-konflikto, kiun ili provas disvastigi tra la socio. Iliaj diskursoj diabligas same Asad kiel la Hizbulahon aŭ Iranon.” En Tunizio, la solaj aŭdeblaj voĉoj, kiuj kvalifikis la libanan partion “teroristo” venis de Ennahda-partio, dum la maroka PJD ne kaŝas sian abomenon al la siria prezidanto.

Sed la gvidantoj de la islamismaj partioj scias, ke tiu konflikto ne estas populara kaj eĉ riskas forigi iliajn simpatiantojn, ĉiam emaj esti logitaj de la naciismaj aŭ tutarabismaj diskursoj. Komence de la 1990-aj jaroj, en Alĝerio, la eksa Islama Fronto de Savo (IFS) ja spertis tion. Malamika al Saddam Hussein post la invado de Kuvajto en aŭgusto 1990, la estraro de tiu partio rapide ŝanĝis sian pozicion sub la premo de la strato, antaŭ ol sendi volontulojn batali por defendi Irakon kontraŭ la trupoj de la internacia koalicio.

Akram BELKAÏD


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Estonta prezidanto sub kontrolo

Tio povus esti felietono inda je moussalssal, unu el tiuj resaltantaj serioj dismontritaj en la tuta araba mondo. De la 25-a de majo 2014 kaj la fino de la mandato de s-ro Michel Sleimane, Libano ne plu havas prezidanton. La Parlamento kunvenis pli ol tridekfoje, sed la kvorumo de deputitoj neniam estis atingita. Kvankam disponante pri nur 12 elektitoj el entute 128, la Hizbulaho estas la kerno de tiu obstrukco. Ĝi povas kalkuli kun la 27 deputitoj de la Libera patriota Tendenco (CPL) de la kristana gvidanto Michel Aoun, kaj kun la reprezentantoj de pluraj partioj proksimaj de Sirio.

Komence, la partio de s-ro Hassan Nasrallah celis malhelpi la elekton de s-ro Samir Geagea, la ĉefo de la kristana “Partio de la libanaj batalantoj”. Tiu lasta estis aliancano ene de la “koalicio de la 14-a de marto” al la eksa ĉefministro Saad Hariri, kontraŭulo de Damasko kaj de la “Partio de Dio”. Sed la situacio ŝanĝiĝis en somero 2015, kiam, kontraŭ promesoj, s-ro Hariri decidis subteni la kandidatiĝon de la kristana deputito Soleimane Frangié junior, nepo de la eksa prezidanto, delonge aliancano de la Hizbulaho kaj persona amiko de la prezidanto Baŝar Al-Asad. Tiu returniĝo estigis koleron de s-ro Geagea, kiu subtenas depost januaro sian eksan rivalon Aoun.

Rezultato: ambaŭ kandidatoj por la prezidanteco de Libano estas ne nur maronitaj kristanoj (konforme al la konfesia politika reĝimo kiu karakterizas la landon), sed ankaŭ aliancanoj de la Hizbulaho. Tiu lasta ankoraŭ ne decidis; opiniante, ke la vakeco estas favora por ĝi. Ĝi verŝajne devigos siajn politikajn kontraŭulojn, kaj unue s-ron Hariri, fari aliajn cedojn — interalie akcepti balotan teritorio-dividon kaj reformon de la voĉdon-reguloj por la parlamentaj elektoj. La Hizbulaho donis al si tiujn du celojn por reekvilibrigi la fortorilaton en la Parlamento.

Akram BELKAÏD


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Disŝiroj ĉirkaŭ la siria reĝimo

La Hizbulaho mastro de la libana ludo

Kun la helpo de la rusaj bombaviadiloj, de la iranaj konsilantoj kaj de la libanaj ŝijaistaj batalantoj, la siria armeo regajnis terenon antaŭ la pafĉesigo de la fino de februaro. Ĉe la unua pozicio por subteni la prezidanton Baŝar Al-Asad, la Hizbulaho gajnis plifortigitan legitimecon kaj pozicion sur la interna kampo. Klasigita “terorista grupo” de la Araba Ligo, ĝi tamen restas tre populara en la magrebaj landoj.

ĈE ĈIU STRATANGULO de Dahieh, la suda suburbo de Bejruto, kaj laŭlonge de la ŝoseoj de la Bekaa-ebenaĵo, en la orienta parto de la lando, la portretoj de soldatoj mortintaj en Sirio estas de nun parto de la pejzaĝo. La Hizbulaho altan prezon pagas pro sia engaĝiĝo en la siria konflikto. Malantaŭ la tablo de la eta butiko, kie ŝi laboras en Roueiss, sude de la libana ĉefurbo, s-ino Farah C.* pie konservas foton de sia fianĉo, mortigita en 2014 en la Ghouta (agrara zono), apud Damasko. “Li batalis dum du semajnoj, kaj revenis por ripozi unu semajnon, antaŭ ol foriri denove, rakontas la junulino, vestita per longa nigra vualo. Li ofte havis problemojn ĉe la okuloj kaj oreloj pro la fumo kaj la bombadoj. Li diris, ke li ĉiam flaris odoron de sango. Estis tre malfacile, sed neniam mi pensis, ke li povus morti...” Kiel nur fianĉino, ŝi rajtas neniun helpon, male al la vidvinoj de soldatoj, kiuj ricevas financan helpon de la partio. Ŝia subteno al la Hizbulaho tamen ne estas difektita. “Multaj batalantoj mortas; nur ĉirkaŭ ĉe mi, estis sep. Sed ili devas protekti niajn sanktejojn, kaj, se ili ne batalas, la takfiri* venos ataki la ŝijaistojn en Libanon.”

*  La nomoj de kelkaj renkontitaj personoj estis modifitaj.
*  La termino takfiri indikas la sunaistajn radikalulojn, kiuj praktikas “takfir”, tio estas la ekskomuniko de islamanoj, sunaistoj aŭ ŝijaistoj, kiuj ne kundividas iliajn opiniojn aŭ kredojn.

Karbigitaj aŭtoj, pulvorigitaj montrofenestroj, senvivaj korpoj kuŝantaj meze de fumoplena strato: la 12-an de novembro 2015, la duobla kamikaza atenco, kiu frapis la kvartalon Bourj Al-Barajneh, en Dahieh, estis la plej mortiga depost la fino de la libana interna milito, en 1990. Tiu atako tamen nur memorigis al ĝiaj loĝantoj, ke, en Libano, la feŭdoj de la Hizbulaho restas la preferata celo de la organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ). De 2013, la zonoj kontrolataj de la islamisma ŝijaisma partio en Bejruto aŭ en la Bekaa estis la scenejo de deko da atakoj, inter kiuj kelkaj estis ankaŭ subskribitaj de grupoj aliĝintaj al Al-Kaido. Ili estas reprezalioj pro la armea subteno, kiun la Hizbulaho alportas al la siria armeo, oficiale de aprilo 2013.

“Sirio havas en la regiono verajn amikojn, kiuj ne permesos, ke tiu lando falu en la manojn de Usono, Israelo aŭ de la takfiri-grupoj”, tiam deklaris la ĝenerala sekretario de la partio, s-ro Hassan Nasrallah, aludante al la sunaistaj ribeluloj, kiuj ekbatalis kontraŭ la trupoj de la prezidanto Baŝar Al-Asad. Li tiel reasertis sian subtenon al la siria reĝimo, kiun li konsideras kiel unu el la apogkolonoj de la“rezistado” kondukata kun Irano kontraŭ Israelo.

Interveni por defendi la “veran islamon”

Kelkajn tagojn poste, la Hizbulaho masive engaĝiĝis en la batalo de Al-Qusayr, en la okcidenta regiono de Sirio havanta komunan landlimon kun Libano, tiam regata de la ribeluloj. Tiu engaĝiĝo estigis gravan ŝanĝon en la fortorilato, en la momento kiam la lojalaj trupoj komencis retroiri. Kun la interveno de la Hizbulaho, la regiono de Al-Qusayr estis reprenita en malpli ol unu monato. La videofilmoj montrantaj venkitajn batalantojn, soifantajn kaj manĝantajn krudajn terpomojn, ilustris tiun unuan brutalan malvenkon de la ribeluloj.

“Ĉe la komenco de la kontestado kontraŭ Asad, la partianoj ne sentis sin rekte koncernataj”,klarigas Chiara Calabrese, kiu laboras pri la Hizbulaho en la Instituto por esploroj kaj studaĵoj pri la araba kaj islama mondo (en la franca: Iremam). Sed la interpretado, kiun faris la partio pri la kaptado de libanaj ŝijaistaj pilgrimantoj en Alepo en 2012, la deklaroj de kelkaj membroj de la siria opozicio malamikaj al la Hizbulaho kaj la atencoj de Dahieh kreis tre fortan interkonsenton cirkaŭ la partio. “La Hizbulaho unue insistis pri la neceso protekti la ŝijaismajn sanktejojn, minacatajn aŭ detruitajn de iuj ribelanto-grupoj”, daŭrigas la esploristino, kiu citas la atakon kontraŭ la moskeo de Sayyida Zeinab, en la suda parto de Damasko, grava loko de ŝijaismo, ŝirmanta la maŭzoleon de la filino de la kalifo Ali kaj nepino de Mahometo. “Ĝia interveno en Sirio tiam fariĝis sankta iniciato celanta defendi tion, kion ĝi konsideras la vera islamo, fronte al la ribelantaj grupoj, kiel Daech.”

Diskreta malkontento, malfacile mezurebla, tamen aŭdiĝis ĉe kelkaj aktivuloj. En 2013, s-ro Ali M., eksbatalanto, kies filo estis tiam en Sirio, grumblis kontraŭ tiu enmiksiĝo: “Mi ĉiam subtenis la reziston al Israelo, sed mi ne vidas en kio la siria konflikto estas ligita al ĝi.” En 2014, la proklamo de la kaliflando fare de la OIŜ post ties ekregado de la urbo Mosulo, en Irako, subite ĉesigis tiun malfortan proteston. La hizbulaha bazo estas de nun konvinkita, ke la pluvivo de la movado dependas de sia kapablo helpi la sirian reĝimon resti reganta.

La afero kaŭzas fortan entuziasmon ĉe la junaj ŝijaistoj

Engaĝite en Sirio ekde 2013, s-ro Ahmad B. konsideris ĉesi batali, laca pro la pozici-milito sur la landlimo. La perforto de la OIŜ kondukis lin modifi sian decidon: “Ni nepre devas kontaŭbatali terorismon en Sirio por malhelpi la OIŜ ataki Libanon.” Li martelas sian subtenon al Irano kaj al Rusujo, la solaj kiuj laŭ li luktas kontraŭ “terorismo”, nutrata laŭ li de Turkujo, la Golfo-landoj, Usono kaj Israelo. “La Hizbulaho sukcesis asociigi la OIŜ kaj Israelon, analizas Calabresse. Tio estis klare montrita okaze de la operaco sur Golan en januaro 2015*: mortigante tiujn, kiuj batalis kontraŭ la OIŜ, Israelo aperis kiel enkorpiĝo de la sama malamiko.”

*  La filo de Imad Moughnieh, unu el la ĉefaj gvidantoj de la Hizbulaho mortigita en atenco en 2008, perdis sian vivon en tiu atako.

La subteno al la interveno de la Hizbulaho en Sirio restas forta en la ŝijaisma komunumo entute. Laŭ opinienketo farita en 2015 de la asocio Hayya Bina, kies fondinto, s-ro Lokman Slim, estas konata pro sia kritika pozicio rilate al la partio, 78,7% el la ŝijaistoj aprobas ĝin. La ĉirkaŭ 1 500 “martiroj” de tiu milito ne ĉesigas la varbadon de novaj batalantoj. La afero naskas fortan entuziasmon ĉe la junuloj. Laŭ aganto de la kultura sektoro laboranta en sudo de Libano, la manko de perspektivoj en la feŭdoj, tre malriĉaj, de la Hizbulaho, igas ĝin eĉ pli alloga. “Oni ne forgesu, ke la Hizbulaho ankaŭ ideologie batalas, aldonas s-ro Hussein M., de la kvartalo Mar Mikhael, ĉe la pordo de Dahieh. La infanoj povas partopreni la skoltajn tendarojn de la Hizbulaho, kaj, kiam ili estas ĉirkaŭ 16-jaraj, oni edukas ilin ŝati la batalon.” La partio estas ankaŭ rimedo plibonigi la ĉiutagan vivon. “La Hizbulaho kondukas la batalon per armiloj sed varbas ankaŭ cerbojn. Ĝi bezonas kvalifikitajn homojn: ĵurnalistojn, inĝenierojn..., daŭrigas la junulo, kiu perdis du amikojn en Sirio. Ĝi pagas ilian studadon, kaj poste dungas ilin.” Eĉ se la daŭro de la konflikto devigis la partion redukti la salajrojn kaj helpojn donitajn al siaj membroj, ĝi restas alloga solvo en lando, kie la minimuma salajro estas 410 eŭroj monate kaj kie neformala ekonomio respondecas pri 30% de la produktado.

Paroksismo de la komunumaj streĉoj

La Hizbulaho eltiras sian legitimecon el politika projekto de rezisto al Israelo kaj al ties aliancanoj, kiu mobilizas ne nur ŝijaistojn, ĉefe depost la “tridek-tri-taga milito” de la somero 2006. Kun la ekkresko de la OIŜ, ĝi plifortigis tiun tendencon kaj igis sin nemalhavebla. Ĝi sin prezentas kiel garantiulo de la libanaj landlimoj fronte al la ĝihadistoj. En oktobro 2014, atako de la Fronto Al-Nosra, ligita al Al-Kaido, kontraŭ unu el ĝiaj armeaj establoj en la jurd de Brital, sude de Baalbek, rivelis, ke ja ĝi, ne la armeo, regas kelkajn partojn de la landlimo. Trans la lasta kontrolpunkto de la armeo, apud Nabi Sbat, nur ŝijaistaj batalantoj cirkulas sur la serpentumaj vojoj de la Anti-Lebanono-montoj, por atingi siajn poziciojn, malproksime de ĉi tie.

Tiu ĉi kunlaborado jam estis kritikita en junio 2013, okaze de la ofensivo de la salafista ŝejko Ahmad Al-Asir kontraŭ la armeo en Saïda. Kiam pluraj tankoj kaj komunik-sistemoj ekpaneis dum la sturmo, la Hizbulaho intervenis. “Ĝiaj elitaj trupoj kovris nin”, konfidas s-ro Imad K., soldato de la libanaj specialaj fortoj, kiu partoprenis la batalon. Emerita ĝenerala oficiro konfesas amare: “Kiel fari alie? Al la armeo mankas homoj kaj materialo”. Ĉu ili aliĝas aŭ ne al la politika kaj religia projekto de la Hizbulaho, parto de la neŝijaistaj libananoj vidas en ĝi la solan forton kapablan haltigi la OIŜ.

En tiu kunteksto, la decido farita de Sauda Arabujo, la 19-an de februaro, suspendi sian help-programon al la libana armeo kaj repreni la materialon tri-miliardojn kostan (2,7 miliardoj da eŭroj) estas tre signifoplena. La saman tagon en Saadiyat, dudek kilometrojn for de Bejruto, batalo ekestis inter sunaistaj trupoj kaj Saraya Al-Mouqawama, la “brigadoj de la rezisto” ligitaj kun la Hizbulaho. “La sunaistoj fermis la aŭtoŝoseon, kiu kondukas suden, kio klare estas mesaĝo al la Hizbulaho, ĉar Nasrallah ĉiam insistis pri la graveco gardi tiun ŝoseon malferma por ligi Bejruton al lia suda feŭdo”, klarigas s-ro Slim. Laŭ li, tiaj incidentoj povas multiĝi. Dum s-ro Al-Asad rehavigas al si bonan pozicion en Sirio danke al la rusa kaj irana intervenoj, Rijado publike mallaŭdas la “superregon de la Hizbulaho rilate al la [libana] ŝtato”.

Inter la kialoj de la sauda decido estas la rifuzo de Libano, komence de januaro, kondamni la iranan politikon en la regiono kaj kvalifiki la Hizbulahon “terorisma organizaĵo”. Elpelinte libanajn negocistojn kaj ordoninte al siaj landanoj ne iri en Libanon, la vahabita reĝlando kaj la kvin aliaj golfaj monarĥioj fine voĉdonis rezolucion por premi al la ŝijaisma partio, kiu partoprenas la registaron kaj dominas la libanan politikan vivon — kiel atestas ĝia rolo en la blokado, depost majo 2014, de la elekto de nova prezidanto de la Respubliko fare de la Parlamento (vd “Estonta prezidanto sub kontrolo”). Se la siria konflikto plifortigis la pozicion de la Hizbulaho en Libano, ĝi ankaŭ paroksismigis la komunumajn streĉojn. Parto de la sunaistoj, plimulte solidaraj kun la siria opozicio, radikaligis sian diskurson. La foresto de forta sunaisma aŭtoritato kaj la instrumentigo de tiu radikaligo fare de kelkaj politikistoj nur pli streĉis la situacion. “En ĉi tiu kunteksto, la pozicio de la Hizbulaho en Sirio estas tre problema, avertas s-ro Slim. Tiu rigidiĝo riskas esti des pli danĝera, kun la ĉeesto en Libano de unu miliono kaj duono da siriaj rifuĝintoj plej multe malamikaj al la Hizbulaho.” Aldoniĝas al tio la lastaj sankcioj deciditaj en decembro de la usona Kongreso, kiuj igas de nun la Hizbulahon ne nur terorisma sed ankaŭ krima organizaĵo. Tiu decido devigas la libanajn bankojn rifuzi la klientojn ligitajn al la partio. Tio estas, laŭ s-ro Slim, plia elemento por malbonigi la situacion: “Malfacilas scii, ĉu, en longa periodo, ĉi tiuj premoj malplifortigos la Hizbulahon; sed, en tuja estonto, tio certe igos la malamojn pli grandaj.”

Marie KOSTRZ


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Berta Cáceres, politika krimo

Ignacio Ramonet

La 2-an de aprilo 2016

Ŝi nomiĝis Berta. Berta Cáceres. La 4-an de la pasinta marto ŝi estus fariĝinta 43-jaraĝa. La tagon antaŭe ŝi estis murdita. En Honduro. Ĉar ŝi estis medioprotektantino. Ne submetiĝema. Ĉar ŝi defendis la naturon. Ĉar ŝi opoziciis la mineralajn transnaciajn entreprenojn. Ĉar ŝi postulis la praajn rajtojn de sia indiĝena popolo, Lencas.

Estante 20-jaraĝa kaj lernantino en la universitato, Berta fondis la Civito-Konsilantaron de Popolaj kaj Indiĝenaj Organizaĵoj de Honduro (CKPAO), kiu hodiaŭ kunigas ĉirkaŭ ducent lokajn komunumojn kaj fariĝis la plej aktiva ekologia movado.

La hondura reĝimo naskiĝinta de puĉo transdonis 30 elcentojn el la nacia teritorio al transnaciaj entreprenoj de minoj kaj hidroelektro. Estas dekoj da konstruiĝantaj megabasenoj kaj pli ol 300 mineralaj entreprenoj, kiuj senigas je riĉaĵoj la teritorion per la registara koruptado. Sed la CKPAO sukcesis haltigi la konstruadon de basenoj, haltigi arbohakajn projektojn, ĉesigi minekspluatadon, evitigi la detruon de sakralaj lokoj kaj sukcesis en la redono de terenoj al la indiĝenaj komunumoj.

Pro tio en la frumateno de la pasinta 3-a de marto, dum la dormo, du murdistoj de la skadronoj de la morto eniris ŝian loĝejon en la urbo La Espero kaj murdis Berta-n Cáceres.

Temas pri politika krimo. De kiam en junio 2009 la konstitucia prezidanto de Honduro Manuel Zelaya estis faligita de puĉo — kontraŭ kiu Berta protestis kun nekredebla kuraĝo gvidante manifestaciojn kontraŭ la puĉistoj —, ĉi tiu lando fariĝis unu el la plej perfortaj de la planedo kaj paradizo por la grandaj transnaciaj entreprenoj avidaj je riĉaĵoj kaj por la krimorganizaĵoj.

En tiu kunteksto la reĝimo de Juan Orlando Hernández kaj la hondura oliarĥaro daŭre senpune murdas tiujn, kiuj opozicias iliajn perfortojn. En la lastaj sep jaroj dekoj da kamparaj gvidantoj, sindikataj pioniroj, membroj de sociaj movadoj, defendantoj de la homrajtoj, ribelantaj artikolistoj, instruistoj kaj medioprotektantoj estis murditaj. Tute senpune. Nenio estas priesplorata, nenio estas klarigita. Neniu estas punata. Kaj la internaciaj dominantaj gazetoj (ege pretaj forte reagi kaze de kiu ajn mispaŝo en Venezuelo) apenaŭ mencias tiun hororon kaj tiun krimon.

La saman tagon, kiam Berta Cáceres estis murdita, la neregistara organizaĵo (NRO) Global Witness, de Londono, denuncis, ke Honduro estas “la plej danĝera lando en la mondo por la aktivuloj de la mediprotektado”. En 2015 el la 116 murdoj de ekologiistoj en la tuta mondo, preskaŭ tri kvaronoj okazis en Latinameriko kaj la plimulto el ili en Honduro, unu el la plej malriĉaj landoj en la kontinento.

En 2015 Berta Cáceres ricevis la plej prestiĝan internacian ekologiistan premion, la Premion Goldman, la “verda Nobel-premio”, pro sia rezistemo kontraŭ la konstruo de hidroelektra megabaseno, kiu forpelos de iliaj terenoj milojn da indiĝenoj.

Per sia audaca lukto Berta sukcesis, ke la entrepreno posedata de la ĉina Sinohydro, la plej granda konstruentrepreno de hidroelektraj basenoj en la mondo, kaj organizaĵo ligita kun la Monda Banko rezignis kaj ne partoprenis en la konstruo de la baseno Akvo Zarca, super la rivero Gualcarque, sakrala rivero de la Lencas en la montaro Puca Opalaca. Mobilizitaj de Berta kaj la CKPAO, la indiĝenaj komunumoj baris la aliron al la konstruoj dum pli ol unu jaro ... Ili sukcesis, ke kelkaj el la plej povaj entreprenaj kaj financaj figuroj rezignis engaĝi sin en la projekton. Tiu venko estis ankaŭ la plej rekta kaŭzo de la murdo de Berta.

Impulsita de la hondura entrepreno Energio-Evoluoj Anonima Societo (EEAS) kun financa apogo de la Banko Ficohsa (Hondura Komerca Financ-Oficejo AS), kiu ricevis fondusojn de la Monda Banko (MB), la konstruo de la megabaseno Akvo Zarca komenciĝis en 2010. La projekto estas finance apogata de la Centramerika Banko de Ekonomia Investo (CBEI) kaj de du eŭropaj institucioj: la nederlanda banko de progreso Nederlandse Financierings-Maatschappij voor Ontwikkelingslanden NV, (FMO) kaj la Finlanda Fonduso por Industria Kunlaborado (FFIK). Engaĝiĝis ankaŭ la germana entrepreno Voith Hydro Holding GmbH & Co. KG, dungita por la konstruo de la akvopumpiloj. Tiuj entreprenoj havas respondecon en la murdo de Berta Cáceres. Ili ne povas resti apartaj de la okazintaĵo.

Ĉar la medioprotektantoj kaj la popolo Lenca defendas leĝan rajton. Ili denuncas la perforton de la Interkonsento 169 “pri indiĝenaj kaj tribaj popoloj” de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) subskribita de Honduro en 1995, ĉar ne ekzistas Libera kaj Dokumentita Antaŭ-Konsulto (LDAK) de la homoj damaĝitaj de la megabaseno, kiel estas postulate same de la Deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj (2007).

Berta sciis, ke ŝi estis virino markita por morti. Ŝi estis minacata en pluraj okazoj. Ŝi estis en la celilo de la murdskadronoj, servistoj de la posedantoj de Honduro. Sed ŝi kutime diris: “Ili timas nin, ĉar ni ne timas ilin.” Dum la ricevo de la Premio Goldman ŝi estis demandita, ĉu tiu premio povos esti protektŝildo, kaj ŝi respondis: “La registaro klopodas ligi la murdojn de la medioprotektantoj kun la kutima perforto, sed estas sufiĉaj elementoj por pruvi, ke ekzistas planita kaj pagata politiko por konsideri krimon la lukto de la sociaj movadoj. Estu tiel, ke mi eraras, sed mi kredas, ke anstataŭ malkreski, la persekutado de la luktantoj akriĝos.” Ŝi ne eraris.

La baseno Agua Zarca estas daŭre konstruata. Kaj la opoziciantoj estas senhezite daŭre murdataj kiel — dek tagojn post la murdo de Berta — la mediprotekta hondura aktivulo Nelson García.

La samaj homoj, kiuj mortigis Gandhi, Martin Luther King, Monseñor Romero kaj Chico Mendes mortigis Berta-n, belegan floron de la honduraj kampoj. Sed ili ne silentigos ŝin. Kiel diras Pablo Neruda: “Ili povos fortranĉi ĉiujn florojn, sed ili ne povos haltigi la printempon”.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara fonto: www.cubadebate.cu La 4-an de aprilo 2016


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Hizbulaho mastro de la libana ludo

La nimbo de la rezisto al Israelo

LA HIZBULAHO (“Partio de Dio” en la araba) naskiĝis sine de la ŝijaista komunumo post la invado de sud-Libano fare de la israelaj trupoj, en 1982. Ĝia ekzisto tamen estis oficialigita nur en 1985, tra la publikigo de malferma letero. En tiu ĉarto, la Hizbulaho sin konsideris ĉe la pinto de la “rezistado”, batalante kontraŭ Israelo kaj Usono. Samtempe politika partio kaj milico engaĝita en la libana interna milito, ĝi proklamas sian fidelecon al la spirita gvidanto de la irana islama revolucio, kiu renversis la ŝahon en 1979. La ajatolo Ruhollah Ĥomejni kaj Mohammad Hussejn Fadlallah, konsiderata kiel la spirita ĉefo de la Hizbulaho, ambaŭ studis en Nadjat,en Irako, kiu estas instruejo de la ŝijaismaj religiaj eminentuloj.

La partio disvolvas solidarreton (lernejoj, asocioj, hospitaloj), kiu donas al li bazon ene de la ŝijaisma komunumo, ĝis tiam marĝenigita en Libano. Kaj ĝi povas kalkuli kun financa subteno, enkadriĝo kaj armeaj rimedoj el Irano. Armita movado, ĝi daŭrigas batali kontraŭ la israelan okupadon kaj proksimiĝas al la siria reĝimo. En 1989, la interkonsentoj de Taëf, kiuj finas la libanan internan militon, kaŭzas en ĝi procezon de “libaniĝo”. Ĝi rezignas pri la kreado de islama ŝtato kaj, en 1992, sub la impulso de sia nova ĉefo Hasan Nasrallah, partoprenas la unuan fojon en elekto-balotoj, samtempe konservante armean strukturon, dum la aliaj milicoj konsentis senarmiĝi. Post la murdo de la libana ĉefministro Rafik Hariri, la 14-an de februaro 2005 en Bejruto, la suspektoj direktitaj al Damasko kaj al la Hizbulaho malfortigas la movadon kaj dividas la socion. Sed, kun siaj ŝijaistaj kaj kristanaj aliancanoj, la partio sukcesas forto-demonstracion, kunigante plurajn centmilojn da homoj en la stratoj de Bejruto, la 8-an de marto. La 14-an de marto, la sunaistaj, druzaj kaj kristanaj partioj malamikaj al Sirio siavice kunvenigas gigantan manifestacion kaj akiras la retiriĝon de la siria armeo, kiu okupis Libanon de 1976. Kompromiso estas trovata, kaj du membroj de la partio la unuan fojon partoprenas registaron de larĝa koalicio. La sekvan jaron jam, nova israela ofensivo plifortigas ĝian legitimecon. Donante al sia kontraŭulo decidajn batojn, la Hizbulaho pravigas sian aŭtonomecon kaj sian rifuzon rezigni pri armiloj.

Marie Kostrz


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sur la vojo de Balkanio, la fino de espero

Rifuĝintoj, Eŭropo fermas la kurtenon

Unu miliono da rifuĝantoj uzis la vojon de la Balkana duoninsulo dum la jaro 2015. Dum la Eŭropa Unio interkonsentas kun Turkujo por provi malhelpi la ekirojn, la sinsekvaj fermoj de landlimoj fermas tiun neformalan homhelpan koridoron en kiu troviĝas enkoraŭ dekmiloj da homoj fuĝantaj militon aŭ mizeron.

IDOMENI, greko-makedonia landlimo. Ĉe la fino de malgranda kampara vojo, en ebenaĵo vipita de ventoj venantaj el la montaroj, staras la lasta greka tendaro, blokita inter kampoj kaj eta fervoja stacidomo. Sufiĉas iri kelkajn kilometrojn laŭ la reloj por atingi la kradojn, kiuj markas la eniron en Makedonujo. La policistoj malfermetas la pordon, kiu donas aliron al la makedona tendaro Gevgelija, enlasante la rifuĝantojn en kvindekopaj grupoj. Kun la iom-post-ioma fermiĝo de la vojo de la Balkana Duoninsulo, Makedonujo akrigis la alirkondiĉojn: en novembro 2015, nur la afganaj, siriaj kaj irakaj civitanoj estis akceptitaj kiel rifuĝantoj, ĉiuj aliaj estis konsiderataj kiel “ekonomiaj migrantoj”. En januaro, la afganoj ne plu estis akceptataj. Komence de marto, la sirianoj devenantaj el Alep povis ankoraŭ pasi, sed ne plu tiuj el Damasko. Dum la enteneblo de la Idomeni-tendaro estas nur 1500 homoj, miloj da homoj amasiĝas en etaj tendoj, pretervivantaj en ege malbonaj kondiĉoj. Kiam Slovenujo siavice anoncis la fermon de sia landlimo, la 8-an de marto je noktomezo, la sama demando estis en ĉiuj kapoj: kiel daŭrigi la vojaĝon? Ĉu ni reuzu la reton de pasigistoj, nun kiam la homhelpa koridoro estas tute fermita? Neniu ĉiuokaze konsideras la eblecon retroiri al Turkujo.

Evzoni, sur la aŭtoŝoseo de Saloniko al Skopje. Je kelkaj kilometroj de Idomeni, la lasta benzinstacio antaŭ la landlimo denove fariĝis bazo de la pasigistoj depost novembro 2015. “Mi alvenas de Ateno. Mi pagis 700 eŭrojn al gvidanto por iri ĝis Beogrado”, klarigas s-ro Brahim T., tridekjara alĝeriano. Pluraj centoj da homoj dormas ĉiunokte ambaŭflanke de la aŭtoŝoseo; la plej riĉaj dormas plurope en hotelĉambro, la aliaj en ne uzataj konstruaĵoj. Ĉiuj estas konektitaj al la Interreto danke al siaj poŝtelefonoj. Tiuj komunikoj estas vivgravaj por kontakti la pasigistojn, pristudi itinerojn, paroli kun la familio.

Ĉi tie estas preskaŭ nur viroj. Plej granda parto da ili venas el Magrebo aŭ Irano: ili havas neniun ŝancon esti akceptitaj kiel rifuĝantoj. Nokte, ili plurope provas trairi la pikdratojn kiuj defendas la landlimon inter Greklando kaj Makedonujo. S-ro Larbi H., venanta el sud-Maroko, plurfoje provis: “Estas truoj en la barilo, sed ni devas tre atenti, ĉar makedonaj soldatoj atendas iom pli poste. Ili nin arestas, frapas kaj resendas en Greklandon.”

Veles, centro de Makedonujo. La domo de s-ino Lenĉe Zdravkin situas super la fervoja linio. Jam de 2011 ŝi vidis pasi migrantojn, marŝantajn laŭ la reloj: aliro al la trajnoj estis tiam malpermesita al ili. Malriĉa industria urbo, Veles troviĝas preskaŭ meze inter la landlimoj de Greklando, sude, kaj de Serbujo, norde. “Mi komencis doni al ili akvon, biskvitojn, vestojn... Mi proponis al ili ripozi unu-du horojn ĉe ombro, lavi siajn piedojn. Multaj timis, ili kaŝis sin de la polico, sed rapide, mia adreso cirkulis sur la sociaj retoj.” Tiu kvindekjara patrino estis unu el la unuaj en Makedonujo, kiu mobiliziĝis favore al la migrantoj kaj rifuĝantoj. “Iuj opiniis, ke mi estas freneza tiel okupiĝi pri la migrantoj. Poste la najbaroj kaj aliaj loĝantoj komencis alporti nutraĵon, kovrilojn.” Printempe 2015, pluraj dekoj da personoj haltis ĉiutage en Veles. S-ino Zdravkin daŭrigis sian engaĝiĝon kiel volontulo en la tendaro de Gevgelija. Nun kiam la balkana vojo fermiĝas, ŝi denove vidas piedirantajn rifuĝantojn. “Se oni malpermesas pasi laŭleĝe,ili ne havas alian eblecon ol kaŝe antaŭeniri. Mi kredis, ke Eŭropo alportos homhelpajn solvojn, ebligos al tiuj homoj digne vojaĝi. Male: oni revenis al la plej malbonaj momentoj de la sinkaŝeco.” De sia unuaetaĝa fenestro ŝi denove gvatas la diskretajn ombrojn, kiuj antaŭeniras laŭlonge de la reloj.

Preskaŭ mil ĉeĥaj kaj slovakaj volontuloj

Lojane, sur la flankoj de Kadarak, albana regiono de Makedonujo. Piede de la montoj, kiuj ĝin disigas de Kosovo, tiu vilaĝo estas super la aŭtoŝoseo, la fervojo kaj la landlima stacio de Tabanovce, inter Makedonujo kaj Serbujo. Delonge, la makedonia polico ne plu eniras en tiujn urbetojn, malnovajn fortikaĵojn de la albanaj geriloj kaj lokojn de interŝanĝoj kaj decidoj pri multaj kontraŭleĝaj fikomercoj. Lojane longtempe estis deviga etapo: la migrantoj atendis la nokton por provi kaŝe atingi Serbujon, dormante en konstruataj domoj aŭ en la densejoj apud la landlimo, la loka “ĝangalo”. Kun la organizado de la homhelpa koridoro, la fluoj deturniĝis dum pluraj monatoj al la valo. Sed la “nelaŭleĝaj”, la “ekonomiaj” migrantoj, al kiuj oni rifuzis aliron al tiu koridoro, rapide reiris al la montara vojo. “La perfortaĵoj kreskis proporcie kiel la limigoj truditaj de la Eŭropa Unio”, bedaŭras s-rino Francica Baptista da Silva, proparolanto de la neregistara organizo Kuracistoj sen landlimo (KSL) en Serbujo. En majo 2015, reto de ostaĝkaptistoj estrata de afgano kromnomita “Ali Baba” estis detruita, rezultigante liberigon de pluraj dekoj da rifuĝintoj. Depost tiam la “finegocoj” rekomenciĝis.

Preŝevo, sude de Serbujo. Elmigrado restas ekonomia savklapo por la kvindek mil loĝantoj de tiu urbo plejmulte loĝata de albanoj, kiu situas funde de malriĉa valo, blokita inter Kosovo kaj Makedonujo. La polico notas la identecon de la rifuĝintoj kaj registras iliajn fingro-spurojn en tabak-fabriko nun fermita, same kiel preskaŭ ĉiuj entreprenoj de la urbo. La rifuĝanto-krizo kontribuis al masiva alveno de freŝa mono. Bus-transportado al Kroatujo, nutrado, poŝtelefonoj: paralela ekonomio tute turnita al ili stariĝis dum la alveno-pinto, inter junio kaj novembro. S-ro Shkëlzen K., kiu zorgas pri ĉiovendejo fronte al la registro-centro, asertas ke liaj vendoj triobliĝis en 2015. La kvartalo de la stacidomo estis tiam fariĝinta subĉiela tendaro. Miloj da homoj dormis surtrotuare, atendante esti identigitaj kaj ricevi de la serbaj aŭtoritatuloj la rajtigilon por sepdek du horoj, nepra por daŭrigi sian vojaĝon al Kroatujo. La registro-centro ankoraŭ funkcias, sed alvenantoj maloftiĝis.

Dimitrovgrad, serba-bulgara landlimo. Por iuj, la alveno en Serbujo havas guston de unua venko, de liberiĝo. Ĉiutage, cent ĝis tricent Afganoj alvenas en ĉi tiu malriĉa urbeto. De Turkujo, ili piede trairis Bulgarujon nokte, sin kaŝante. La vojaĝo daŭras du semajnojn por la plej fortikaj kaj la plej bonŝancaj. Kvazaŭ ĉiuj rakontoj similas. Ili elvokas la sisteman batadon fare de la bulgara polico, kiu prirabas la rifuĝantojn el sia ŝparita mono kaj el siaj valoraj telefonoj. Elĉerpita, Javeed, 15-jara adoleskanto, ŝanceliĝas pro laceco apud la akcepto-centro kie la serba polico disdonas la rajtigilojn. Du grandaj tendoj ebligas ŝirmi sin de malvarmo, sed neniam estas sufiĉe da loko por ĉiuj. Volontuloj el Svislando disdonas supon kaj kovrilojn. “Nur afganoj kapablas fari tiun vojaĝon, diras amiko de Javeed. Ni kutimas piediri en la montaro; la sirianoj ne povus sekvi nin.” La afganoj, kiuj trairas Bulgarujon ankaŭ estas la plej malriĉaj el la rifuĝintoj, tiuj kuj ne povas pagi pasigistojn. La daŭrigo de ilia vojaĝo fariĝis tre hazarda, de nun kiam la eŭropaj landoj ne plu akceptas ilin.

Sid, serbo-kroata landlimo. Inter mezo de septembro kaj fino de oktobro 2015, pli ol 200 000 rifuĝantoj pasis de Serbujo al Kroatujo tra la eta stacio de Berkasovo-Bapska, en la montetoj, kiuj superas la serpentumojn de Danubo. Dum tiu periodo, preskaŭ mil ĉeĥaj kaj slovakaj volontuloj sinsekvis unu post la aliaj ĉe tiu landlimo, proponante manĝaĵon kaj konsolon. “Ni estas ĉi tie ĉar ni hontas pri nia prezidanto, hontas pri nia registaro, klarigis s-ro Pavel H., evangelia kristano ĉirkaŭ kvindekjara, kiu tendumis ĉe Berkasovo kun anarĥiaj aktivuloj. Ni volas montri, ke ne ĉiuj ĉeĥoj favoras la fermon de la landlimoj.” Pli poste, la paso organiziĝis de la stacidomo de la najbara urbo, kie la serbaj kaj kroataj policanoj kune zorgis pri la enbusiĝo de la rifuĝantoj al la kroata akcepto-centro de Slavonski-Brod. “Kiel oni diras ‘mi petas’ en la araba? Ĉu vi scias, vi, la kroato?”, diras al sia kolego serba funkciulo, kiu provas orienti sirian familion. La alveno de la rifuĝantoj kontribuis restarigi “funkciajn” rilatojn inter la hieraŭaj malamikoj.

Subotica, serbo-hungara landlimo. De 1945 ĝis 1989, ĉi tiu urbo, la lasta en Serbujo antaŭ Hungarujo, ĉeis la “feran kurtenon”, kiu dividis Eŭropon en du partoj. En 2011, la urbo fariĝis esenca nodo de la balkana vojo. La migrantoj grupiĝis apud malnova ne plu funkcianta brikfabriko. Pasigistaj retoj prizorgis la transporton ĝis Hungarujo. En vintro 2014-2015, ne malpli ol cent mil Kosovanoj profitis tiujn retojn dum elmigrado tiom subita kiom efemera. Post la tuta blokado de la landlimo fare de Hungarujo, la 14-an de septembro, neniu plu pasis tra Subotica; sed, kun la starigo de la distingo inter “rifuĝantoj” kaj “ekonomiaj migrantoj”, la ĝangalo denove allogas kandidatojn al ekzilo. S-ro Hakim T., devenanta el Maroko, atendas monĝiron de 1 200 eŭroj por pagi la trapason de la landlimo. “Mi estos deponita per veturilo, la gvidisto montros al mi truon en la pikdrata barilo kaj iu atendos min ĉe la alia flanko. Tio ne estas tiom malfacila.” Malgraŭ la ja realaj danĝeroj — perforto, prirabado kaj malliberejo kaze de aresto-, la kaŝaj trapasoj rekomenciĝis laŭ la ritmo de la fermiĝoj de la “laŭleĝaj” vojoj.

Sveta Lucija, kroato-slovena landlimo. Memorinda ludo de flugpilko okazis ĉe tiu eta landlima stacio ĉe la fino de Istrio. La 19-an de decembro 2015, por protesti kontraŭ la konstruo de pikdrata muro laŭlonge de la slovenaj landlimoj, la civitanoj de ambaŭ landoj aranĝis rendevuon ambaŭflanke de la pikdrata krado. La aktivuloj kaj la sportuloj ne estas solaj por kontraŭi tiun barilon: la asocioj de ĉasistoj ankaŭ kritikas la obstaklon, kiu ĝi estas por la ĉasaĵoj. Nek la dismembriĝo de Jugoslavio, nek la aliĝo de Slovenujo al la Eŭropa Unio, en 2004, kondukis al la starigo de tia fera kurteno.

Albanujo dismetas trupojn ĉe la greka landlimo

Sentilj, aŭstro-slovena landlimo. Tie ja eksplodis la unuaj alfrontiĝoj de la jugoslavaj militoj, en junio 1991, kiam la slovena teritoria defendo reprenis al la taĉmentoj de la jugoslava popola Armeo la regon de la landlimoj kun Aŭstrujo. La stacio de Sentilj-Spielfeld estas la ĉefa pas-punkto inter la du landoj, la vera riglilo de la balkana vojo. Dum la tuta aŭtuno 2015, ĝi restis fermita al la aŭto-cirkulado, kiam ĉiutage miloj da rifuĝantoj atendis por pasi al la nordo. La 19-an de februaro, Aŭstrujo enkondukis kvotojn, limigante la ĉiutagan aliron al sia teritorio je 80 azilpetantoj kaj 3 200 rifuĝantoj povantaj pruvi, ke ilia fina celo estas alia lando. Tiun saman tagon, Vieno kunvenigis la policestrojn de Slovenujo, Kroatujo, Serbujo kaj Makedonujo por organizi ununuran registro-proceduron de la transitantaj rifuĝantoj. Kelkajn tagojn poste, Aŭstrujo organizis regionan pintkunvenon de registrarestroj — sen inviti Greklandon, kiu tuj mallaŭdis tiun“unuflankan kaj malamikan” iniciaton. Sen vera reago de la Eŭropa Unio, Aŭstrujo kaj ĝiaj aliancanoj de la Visegrada grupo (Hungarujo, Ĉeka Respubliko, Slovakujo kaj Pollando) liberiĝis el la reguloj de la Schengen-areo kaj finis la fermon de la balkana vojo[Vd. Benoît Bréville, “Ĉiuj kontraŭ Schengen”].

Kafasan, sur la bordoj de la lago de Ohrid, albano-makedonuja landlimo. La fluoj venantaj el Turkujo ja malrapidiĝas, sed la dekmiloj da homoj blokitaj en Greklando serĉas novajn vojojn. Du ŝajnas konsidereblaj: unu povus trairi Rumanujon kaj Ukrainujon, la alia Albanujon.De tiu lasta lando, la rifuĝintoj povus pasi en Montenegron, poste en Bosnujo-kaj-Hercegovinon kaj en Kroatujon, aŭ provi rekte atingi Italujon trairante la adriatikan Maron. De monatoj, la ĉefoj de Tirano atendas ilian alvenon. Komence de marto, ili komencis dismeti specialajn polic-taĉmentojn ĉe la rando de la lando, ĉe la greka landlimo, kaj apud la landlimo de Makedonujo, inter Pogradec kaj Struga. Kontroli ĉiujn pasejojn en la albanaj montaroj estos tamen malfacila, kaj la lando povus baldaŭ transformiĝi en novan sakstraton.

Jean-Arnault DÉRENS kaj Simon RICO


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La falo de la kurzoj malstabiligas la produktolandojn

Malbenita malmultekosta petrolo

Inter somero 2014 kaj vintro 2015/16 la prezo de la barelo da petrolo trioniĝis. Pli ol 250.000 laborlokoj estis forigitaj en sektoro kiu devis rezigni aŭ prokrasti tre grandajn investojn. Tiu planedvasta skuo malfortigas la gigantojn de la petrolindustrio kaj perturbas la politikan ludon en la eksportlandoj.

VENEZUELO, Ruslando, Azerbajĝano, Alĝerio, Niĝerio ... Multaj petrol-eksportaj landoj reagis al la malaltiĝo de la barelprezo per amputado de siaj sociaj buĝetoj financataj de tiu orpluvo, kun la risko kaŭzi popolajn ribelojn. Eĉ se la prezo realtiĝus en tiu ĉi jaro, estas malverŝajna ke ili reatingos la sojlon de 100 dolaroj (92 eŭroj) de la unua duonjaro de 2014. La efikoj de la kurzofalo povas sentiĝi ankoraŭ dum kelkaj jaroj.

Por taksi la amplekson de tiu ŝok-ondo, necesas konscii pri la unuaranga rolo, kiun ludas la petrolo en la monda ekonomio, kaj pri la graveco de la altaj prezoj por la solideco de la entreprenaj kaj politikaj strukturoj, kiuj implicas la merkaton de hidrokarbonaĵoj. Petrolo estas la plej profitiga permesita varo de la internacia komerco kaj la unua enspezofonto de dek du landoj. Kiam la prezoj ege altiĝas, kiel inter 2010 kaj 1014, la petrolkompanioj enspezas kolosajn profitojn, kiujn ili reinvestas parte en novajn infrastrukturojn kaj teĥnikojn por garantii konstantan kreskon de la produktado. La registaroj de la produktolandoj siavice uzas tiujn enspezojn por financi grandajn publikajn projektojn aŭ aliajn programojn kiuj povas plibonigi la vivkondiĉojn de la loĝantaro. Kiam la prezoj malaltiĝas, male, la kompanioj haltigas siajn investojn, kaj tio malutilas al ilia estonta produktado. Kaj la registaroj malaltigas la konsumon de siaj loĝantaroj kaj per tio endanĝerigas sian propran transvivon.

La krizo komenciĝis en la somero de 2014, kiam la kurzoj de la brent ‒ la referenca krudo en la mondmerkatoj ‒ komencis longan kaj tenacan prez-malaltiĝon. De po 115 dolaroj por la barelo la 19-an de junio ĝi falis al 90 dolaroj komence de septembro, poste al 80 dolaroj komence de novembro. Oni provis multajn klarigojn por tio, sed ĉiuj lastanalize resumiĝas per la simpla aritmetiko de propono kaj postulo.

La freneza produktado de skista petrolo kaj de bitumeca sablo en Nordameriko aldonas barelojn al la merkato, dum la postulo, kiun faras malforta mondekonomio, malaltiĝas. Dum Usono dronis sub la alfluo de interna produktado, la grandaj produktolandoj de la Proksimoriento malaltigis siajn prezojn por konkeri novajn partojn de merkato en Azio, kio nur akcelis la faladon de la kurzo.

Fronte al tiu situacio, multaj observantoj supozis, ke Saud-Arabujo kaj ĝiaj aliancanoj en la Organizaĵo de Petrol-eksportaj landoj (OPEL) akceptos malaltigi siajn produktokvantojn por realtigi la prezojn, kiel ili faris plurfoje en la pasinteco. Ĉi-foje tamen la saud-araboj rifuzis fermi siajn kranojn, pro timo ke tio povus utili al la produktistoj kiuj ne estas membroj de la OPEL, kiel Ruslando, Kanado kaj Usono. Dum sia decida pintkunveno, la 27-an de novembro 2014, la OPEL konservis siajn produktado-kvotojn.* Kaj la prezoj daŭrigis sian faladon.

*  Stanley Reed, “OPEC holds production unchanged; prices fall”, The New York Times, 28-an de novembro 2014.

Tiu akra prezdisfalo estas peza minaco por la profitoj de la estontaj ambicioj de la petrolkompanioj ‒ antaŭ ĉio por tiuj, kiuj investis en grandajn projektojn de nafto-eltiro en la Arkta Oceano, en alta maro, en la bitumo-sablo aŭ skista petrolo. Kun la scio, ke la plej multaj el tiuj programoj povos esperi profitigon nur ekde 70 aŭ 80 dolaroj por barelo, aŭ eĉ pli, la daŭrigo de la kurzo kun malpli ol 50 dolaroj kondamnus ilin al bankroto. Pluraj entreprenoj, anticipante la katastrofon, senprokraste jam maldungis parton de sia personaro kaj forstrekis parton de siaj projektoj.

Fine de 2014, la plej multaj de iliaj gvidantoj antaŭdiris ankoraŭ rapidan finon de la petrola superabundo kaj tujan ekonomian rekreskon en Eŭropo kaj en Ĉinujo, kio stimulus la postulon kaj puŝus la prezojn alten. Ili rapide seniluziiĝis: la usonaj produktantoj de skisto-petrolo sukcesis redukti siajn kostojn kaj kuraĝe inundigis la merkatojn, dum en Ĉinujo la ekonomia malrapidiĝo fortiĝis anstataŭ inversiĝi. Tiel la prezoj ankoraŭ pli malaltiĝis kaj falis ĝis 36,60 dolaroj por la barelo fine de 2015, kaj eĉ sub 30 dolaroj en januaro kaj februaro de 2016.

La anoncita manko ne alvenis

EN MALESPERA klopodo por haltigi la faladon, la rusaj, venezuelaj kaj saud-arabaj gvidantoj en februaro interkonsentis por limigi sian produktadon. Sed aliaj eksportistoj, ekz-e Irano, kiu ĵus eliris el la epizodo de la sankcioj, rifuzas sekvi ilin. Analizistoj tamen kroĉas sin al la espero de preza realtiĝo, ĉar la usona produktado komencas malaltiĝi.

Manke de certeco, la petrolindustrio ankoraŭ pli emfazis sian strategion redukti la produktadon fine de 2014. Laŭ la agentejo de energi-konsultantoj Wood Mackenzie, en 2015 la gigantoj de la nigra oro forstrekis aŭ prokrastis 68 gigantajn projektojn, por tuta valoro de 380 miliardoj da dolaroj. Gigantaj investplanoj en bitumeca sablo en Kanado aŭ en marboraj projektoj en Angolo aŭ Kazaĥujo estas nuligitaj.* Multaj zonoj de tradicia produktado estas tuŝitaj. Douglas-Westwood, alia konsult-agentejo pri energio, indikis en februaro, ke ne malpli ol 150 platformoj en la Norda Maro estos malmuntataj en la venontaj dek jaroj.*

*  Justin Sheck, “Oil rout forces companies to delay decisions on $380 billions in projects”, The Wall Street Journal, Novjorko, 14-an de januaro 2016.
*  Douglas Fraser, “North Sea could loose 150 platforms within 10 years”, BBC News, 7-an de februaro 2016.

La analizistoj rivalas en konjektoj pri la kialoj, kiuj malebligas al la saud-araboj kaj iliaj aliancanoj fari efikajn disponojn por influi la prezojn, ekzemple per malaltigo de sia produktado anstataŭ nur plafonigi ĝin.* Iuj faras geopolitikan klarigon: Riado volas puni Iranon kaj Ruslandon pro ilia subteno al la reĝimo de s-ro Baĥar Al-Assad en Sirio. Pli verŝajne la saud-arabaj gvidantoj komprenis, ke la reveno al malmultekosta petrolo ne estas provizora fenomeno, sed indikas radikalan epokŝanĝon. Ke komenciĝas epoko, en kiu la tutmonda postulo neniam sufiĉas por egali al la teoriaj produktkapabloj de la petrolsektoro.

*  Vd Pierre Rimbert, “Pétrole et paranoïa”, Le Monde diplomatique, aprilo 2015.

Tia superabundo de la propono kontrastas kun la antaŭdiro, kiu antaŭ kelkaj jaroj estis ankoraŭ kutima, de tuj venonta pinto de produktado, kiun sekvos neinversigebla malaltiĝo de la produktataj kvantoj, kio anoncos eĉ mankojn de provizo. La perfektigo de la borteĥnikoj, la esplorado de skistaj tavoloj kaj de aliaj rezervoj, kiuj hieraŭ estis ankoraŭ nealireblaj, tute male enkondukis la tempon de abunda propono, dum la celoj adoptitaj de la Pariza Klimata Konferenco (COP21) devus konduki al tio, ke oni lasu grandan parton de tiuj rezervoj en la tero. En la momento, en kiu la industrio komencis turniĝi al pli ekologiaj solvoj, la falego de la prezoj povus malrapidigi la energi-transiron. Ĝi tamen ne devus malinstigi la registarojn daŭre serĉi pli grandan energian efikecon nek al plia uzado de renovigeblaj energioj, kies prezoj ankaŭ malaltiĝas.

En tia medio, Saud-Arabujo, por konservi sian dominantan pozicion, taksas prioritata malebligi ke ĝiaj eksterlandaj konkurencantoj altigu sian produktadon ‒ ĉu por tio ĝi devis lasi la prezojn disfali?* Sed kiaj ajn estas la kaŝitaj pensoj de la protagonistoj, tiu ĉi turniĝo kaŭzas gravajn geopolitikajn sekvojn. La plej evidenta: la malfortiĝo de la reĝimoj, kiuj ricevas grandan parton de sia potenco el la petrol-enspezoj.

*  Liam Denning, “Oil’s black swans on the horizon”, The Wall Street Journal, 16-an de februaro 2015.

Antaŭ ankoraŭ mallonge, tiu mono ebligis al ili lanĉi grandajn projektojn, akiri militajn ekipaĵojn, liveri publikajn servojn, distribui prebendojn kaj certigi ian influon ekster siaj landlimoj. Ĝi servis ankaŭ por solidigi la internan sekurec-aparaton, ofte uzatan por sufoki ĉian kontestadon. Sed ĝi estis tre malofte orientita al disvolvado de ekonomiaj aktivecoj ne ligitaj al la petrolsektoro ‒ jen la kaŭzo de unuflanka dependeco ofte priskribita kiel la “malbeno de la petrolo”.* Alfrontitaj al subita sensukiĝo de sia abundo-korno, kaj kun malmultaj ceteraj disponeblaj enspezoj, tiuj landoj troviĝas antaŭ grava krizo.

*  Michael L. Ross, The Oil Curse: How Petroleum Wealth Shapes the Development of Nations”, Princeton University Press, 2012.

Tio estas tute aparte la kazo de Venezuelo. Ĝis sia morto, en 2013, la prezidanto Hugo Chávez uzis la enspezojn de la Ŝtata Petro-Kompanio de Venezuelo (PDVSA) por financi ambiciajn socialajn programojn kaj servojn por la popolaj klasoj. Lia “bolivara revolucio” ebligis plibonigi la ĉiutagan vivon de milionoj da homoj ‒ kio fariĝis la elekto-bazo de lia partio ‒, sed malsukcesis konstrui produktadan aparaton sendependan de la petrolo.

Kiam la prezoj estis plej altaj, tio apenaŭ gravis, ĉar la petrola orpluvo larĝe kovris la kostojn de importado de konsumaĵoj kaj la repagon de la publika ŝuldo. Kun barelo vendata tri- aŭ kvar-oble malpli koste, la posteulo de Chávez, s-ro Nicolás Maduro, troviĝas ĉe la pinto de ŝtato sufokiĝanta kaj kiel celo de pli kaj pli forta malkontento, eĉ ene de sia propra bazo.*

*  Vd Gregory Wilpert, “Ŝtormanonco en Venezuelo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2016.

La hazardaj decidoj de la registaro faris nenion por mildigi la krizon, kiu montriĝis per galopanta inflacio kaj per mankoj de plej necesaj produktoj. Ne mirigas, ke la dekstra opozicio, kiu gajnis la plimulton de la seĝoj en la Nacia Asembleo en la elektoj de decembro 2015, nun faras ĉion por renversi la potencon. Kun financoj ruiniĝintaj pro la malaltiĝo de la petrol-enspezoj kaj kun elĉerpiĝantaj rezervoj de devizoj, la danĝero de napagipovo de la ŝuldoj kaj de ĝenerala disfalo de la ekonomio jam ne ekskludeblas.*

*  Kp Ricardo Hausmann, “It could be too late to avoid catastrophe in Venezuela”, Financial Times, Londono, 3-an de februaro 2016.

Venezuelo estas ekstrema kazo, sed aliaj produktolandoj alfrontas similajn malfacilaĵojn. Niĝerio ekzemple devis devaluti sian monon kaj limigi la socialajn elspezojn en la sama momento, en kiu ĝia reĝimo ŝanceliĝis sub la sangaj atakoj de la sekto Boko Haram (kiu en 2015 alinomis sin Islama Ŝtato en Okcidentafriko). La plej popolriĉa lando de Afriko suferas pro korupto profunde enradikiĝinta, nutrata de la petrol-enspezoj kaj de ilia rabado en la servo de privataj interesoj.

La prezidinto Goodluck Jonathan neniam brilis per sia decidemo kontraŭbatali la korupton, sed la altaj petrolprezoj helpis lin superi tiun mankon per larĝa distribuado de favoroj kaj prebendoj. Post la fino de tiu feliĉa periodo, ĉiu dolaro kiun glutas la malversacioj, fariĝis dolaro kiu mankas en la plej esencaj publikaj elspezoj, inkluzive de tiuj por la armeaj fortoj batalantaj kontraŭ Boko Haram. Venkita en la elektoj de marto 2015, s-ro Jonathan cedis la lokon al s-ro Muhammadu Buhari, eksa generalo kiu kampanjis per la promeso ataki la korupton kaj venki la islamistan organizaĵon. Li ankaŭ promesis diversigi la ekonomion. Tamen, Niĝerio daŭre suferas pro la malgrandiĝo de siaj petrolenspezoj.

La tempoj malfacilas ankaŭ por Alĝerio kaj Azerbajĝano, du landoj kiuj ambaŭ de jardekoj estas regataj de nemovebla klano kiu tiras la esencan parton de sia potenco el la kolekto kaj dispartigo de la petrolenspezoj. Antaŭe, post kiam la moŝtuloj kaj klientoj de la reĝimo estis dece servitaj, la ankoraŭ disponebla mono fluetis al la amasoj en sufiĉa kvanto por reteni la socialan agitadon.

Nun la popolo estas la unua kiu suferas pro la konjunktur-ŝanĝiĝo. Kaj tion ĝi sciigas. En januaro, reage al ekonomia pli kaj pli kriza, protestmovado skuis Azerbajĝanon.* Nenio tia por la momento en Alĝerio, sed la malkontento inter la junularo, akre frapata de la senlaboreco, regule kaŭzas streĉitecojn kun la ordo-fortoj, ĉiam milite pretaj por estingi la plej etan emon ribeli.*

*  “Azerbaijan hit by price protests amid oil slump”, BBC News, 14-an de januraro 2016.
*  Carlotta Gall, “Who runs Algeria? Many doubt it’s ailing president Abdelaziz Bouteflika”, The New York Times, 23-an de decembro 2015.

La irakaj instancoj alfrontas ankoraŭ pli dornan defion. Spite al la tragediaj kaj ĥaosaj epizodoj, kiujn ĝi travivis kaj daŭre travivas, Irako sukcesis altigi sian petrol-produktadon en la lastaj jaroj, de 2,4 milionoj da bareloj tage en 2010 al 3,4 milionoj en 2014. Per la tiel ricevitaj enspezoj la tiama ĉefministro, s-ro Nuri Al-Maliki, konsiderinde altigis la personaron en la publika servo kaj atribuis bone pagatajn postenojn al siaj ŝijaistaj samreligianoj. Tiuj larĝanimaj favoroj, el kiuj la sunaista malplimulto estis zorge ekskludita, akrigis ties malamikecon kontraŭ la reĝimo kaj tiel kreis la kondiĉojn favorajn al enradikiĝo de la Organizaĵo de Islama Ŝtato (OIŜ).

La nova ĉefministro, s-ro Hajdar Al-Abadi, klopodas samtempe por rekonstrui la armeon kaj reakiri la konfidon de la sunaistoj, sed la falo de la petrol-enspezoj ne faciligas al li la taskon. Multaj oficistoj de monatoj ne ricevis sian salajron. La subteno, kiun s-ro Al-Abadi ĝuis, tre povas rapide erodi, eĉ inter la ŝijaistoj, kio faras lian kampanjon kontraŭ la OIŜ des pli malcerta.*

*  Bill Spindle, “How falling oil prices are hindering Iraq’s ability to fight Islamic State”, The Wall Street Journal, 10-an de marto 2015; Tim Arango, “Battered by war, Iraq now faces calamity from dropping oil prices”, The New York Times, 31-an de januaro 2016.
Fino de la ora epoko

FINE ESTAS Ruslando. Kompare kun la aliaj landoj frapataj de tiu krizo, ĝi ŝajnas rimarkinde stabila. La prezidanto Vladimir Putin daŭre ĝuas fortan popolan subtenon kaj disponas pri sufiĉaj rezervoj por kovri la ŝtatajn elspezojn por unu aŭ du jaroj. Li regas la komunikilojn kaj la armeon. Sed la kombinitaj efikoj de la falo de la petrol-kurzoj kaj de la eŭropaj sankcioj ne lasas la landon netuŝita. La rublo ne ĉesas perdi valoron kaj la ekonomio troviĝas en recesio. La loĝantaro komencas konstati klaran malaltiĝon de sia vivnivelo. Ĝis nun la registaro sciis tuj silentigi ĉian publikan esprimiĝon de malkonsento, sed tiu tamen aperas. En decembro 2015, centoj da kamionistoj blokis la aŭtovojan ringon ĉirkaŭ Moskvo por protesti kontraŭ la altigo de la pago por uzi la aŭtovojojn. En januaro, oficistoj manifestaciis en Krasnodaro kontraŭ la malaltigoj en la publikaj elspezoj.* Neniu scias, ĉu tiuj izolitaj eventoj povus plivastiĝi, sed tia perspektivo certe maltrankviligas Kremlon.

*  Neil MacFarquhar, “A rare protest in Russia hints at deeper ire” kaj “Russian’s anxiety swells as oil prices collapse”, The New York Times, 5-an de decembro 2015 kaj 23-an de januaro 2016.

Estas certe tro frue por koni ĉiujn sekvojn de la falo de la petrolprezoj komencinta en junio 2014. Sed ĝi jam profunde ŝanĝis kelkajn fundamentajn aksojn de la monda ordo. Certe, post kiam la nunaj kromaĵoj de petrolo estos konsumitaj, la petrolprezoj ja realtiĝos. Tamen, por la kompanioj kaj la registaroj, kiuj kutimis akiri tiun orpluvon de la providenco, ora epoko eble finiĝis. Nur tiuj, kiuj sukcesos diversigi sian produktadon kaj trovi aliajn fontojn de enspezo, povos daŭreme releviĝi.

Michael KLARE.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kelkaj bonaj novaĵoj ...

LA REKRESKO de la disvastiĝo de Le Monde diplomatique, observebla ekde junio 2014, fortiĝis en la lasta jaro. La progreso koncernas ankaŭ la dumonatulon Manière de voir (+4,7 elcentoj). La monatulo mem atingis 13,4 elcentojn kaj ĝia kresko observeblas ĉiunivele: abonoj de papera kaj de cifereca eldono, vendoj eksterlanden, vendoj en Francujo. En tiu ĉi lasta kategorio, perceptata de profesiuloj kiel plej fidinda indiko pri la sano de gazeto, la altiĝo estas impresa: +27 elcentoj. Samjare, la mezumo de ĉiuj familioj de gazetaro havas negativajn nombrojn: -11 elcentoj por monatuloj, -8,4 elcentoj por tagĵurnaloj, -14 elcentoj por la inform-magazinoj. La progreso de la vendoj de numeroj de Le Monde diplomatique okazis dum la jaro ĉiumonate kaj ne nur ĉe apartaj okazoj, ekz-e la atencoj de Parizo, anekso de Krimeo aŭ la greka krizo. Al tiuj bonaj rezultoj necesas aldoni tiun de la abonoj al niaj retaj arĥivoj, kiuj progresas je 80 elcentoj en 2015 post la grandega progreso jam en 2014 (+197 elcentoj).

La subteno de niaj legantoj kaj ilia mobiliziĝo dum nia kampanjo de donacoj alportis siajn fruktojn. Do ni decidis, por la tria sinsekva jaro kaj kontraŭ la ĝenerala tendenco, ne altigi la prezon de la numero. Cetere, ekde decembro 2015 ni presigas la gazeton sur papero de pli altaj kvalito kaj pezo, kiu pli taŭgas por fotaĵoj kaj reproduktaĵo de pentraĵoj. Per tio ni esprimas, danke al vi, nian konfidon en la estonteco de gazeto sendependa samtempe de la mono, de la vantaĵoj kaj de la onidiroj.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Prudono ĝis la enreta financo

La bankisto, la anarĥiisto kaj la bitmono

La progreso de la cifereca mono, ekz-e la bitcoin, ekscitas la avidon de Wall Street. Tiu teĥniko igas la grandajn monposedantojn flari novajn terenojn de profito. Tamen, tiuj elektronaj monoj estis konceptitaj por ĉirkaŭiri la bankojn. Ĉar ili renkontas la aspirojn de tiuj, kiuj kontestas la potencon de la financo, ili povintus rejunigi la utopiojn de la 19-a jarcento.

POST LA industrio de la libro, perturbita de la reta vendisto Amazon, post la hotelsistemo, skuita de la platformo Airbnb, post la taksioj, tuŝitaj de la sukceso de Uber, la cifereca ciklono atingas Wall Street. Same kiel la librovendisto, kiu kontaktigas eldoniston kaj legontojn, la financisto estas envere nur peranto inter alpruntistoj kaj depruntistoj: jen tre loga predo por la junaj entreprenoj kiuj hibridigas financon kaj teĥnikon. La fintech, kuntiraĵo de tiuj du terminoj, ambicias anstataŭigi la tradiciajn bankojn per platformoj de cifereca merkato disponeblaj per programo. Kiel ofte en tia okazo, paniko miksiĝas kun entuziasmo. La konsultantoj promesas al la klasikaj agantoj morton des pli rapidan, ke la avanco de la ciferecaj proceduroj ebligas ĉirkaŭiri la regulojn. Miloj de artikoloj detalege klarigas, kiel la teĥniko, sur kiu baziĝas la cifereca mono bitcoin,* revolucias la financajn transakciojn.

*  La bitcoin, de la angla bit, unuo de binara informo, kaj coin, monero) baziĝas sur teĥniko nomata blockchain (“ĉeno de blokoj”). Temas pri publika registro (datumbazo), en kiu la transakcioj estas validigataj kaj stokataj en sekura maniero. La validigo kaj mastrumado fariĝas ne de centra instanco, sed de komputiloj de ĉiu uzanto de la sistemo.

Kiel la aŭstralia entreprenisto Brett King, aŭtoro de pluraj sukcesaj verkoj pri la temo, komence de sia ĉiusemajna radio-elsendo “Breaking Banks” (“Rompi la bankojn”) proklamas, la novaj financteĥnikoj “ŝanĝas ĉion, de la maniero per kiu la bank-metioj estas praktikataj ĝis la koncepto de la mono mem“. En Britujo la spezo de la sektoro progresis mezume je 74 elcentoj jare ekde la bankroto de Lehman Brothers. Orpluvo nutrata de la malfido de la konsumanto al la financa sistemo.

Komence la etaj mirinfanoj de la novaj teĥnikoj aliris la financan sektoron ne tiom pro la promeso de tuja profito ol kiom reago al la bankroto de la grandaj bankoj en la krizo de 2008. Iusence la eksplodo de la kredito inter privatuloj venas de la sama incitego kiel tiu, kiu igis milojn da usonanoj okupi Zuccotti Park en Novjorko por denunci la avidon de la financa kapitalismo. Unuavide, nenio komuna inter la elito de Silikon-Valo, kiu pro ĝojo frotas al si la manojn ĉe la ideo transformi la rankoron kontraŭ la bankoj en tre profitigan aplikaĵon por ruzaj telefonoj smartphone kaj la aktivuloj kiuj postulas socian justecon kaj faligon de la grandaj financ-institucioj dum ili manĝas vegetaranan kapsikaĵon. Eble kun la escepto de unu sama kontraŭulo: Wall Street. Tiu parazita peranto troviĝas sub la krucpafado de du kritikoj kun kontraŭaj tendencoj. Dum la start-up revas elsuĉi la profitojn de Goldman Sachs per aplikaĵo (kiun Goldman Sachs volonte aĉetus), la movado Occupy kontestas industrion kiu riĉiĝas per mon-komerco.

Sentsimono kontraŭ la nelaboruloj

LA INTERMISKOMPRENO ne estas nova. Pasintece, multaj “mon-radikaluloj”, same kiel la nuntempaj agantoj de la fintech, volis elimini la financajn peristojn. La plej multaj nemarksistaj socialistoj tiutempe aldonis al sia kritiko de la konkurenco kaj de la merkatekonomio pli longan pripensadon pri la cirkulado kaj la distribuado (anstataŭ al la produktado) de la varoj.

La socialismo, ĉe sia apero komence de la 19-a jarcento, ne estis esence malamika al la financo. Sentsimono* ekzemple metis la bankistojn en la pinton de meritokratia hierarĥio de industriistoj, kiuj devis forpreni la potencon de la riĉaj nelaboruloj, kiuj lacertumis per la enspezoj de sia heredaĵo. Laŭ li, “la mono estas por la politika korpo tio, kio la sango estas por la homa korpo”* Liaj influhavaj disĉiploj adaptiĝis al tiu sentenco kaj centrigis siajn atakojn kontraŭ la grundproprietulojn kaj la rentulojn, kiujn ili akuzis konfiski la produktadrimedojn de la “laboruloj” ‒ kategorio en kiujn ili metis ankaŭ la “aktivajn” kapitalistojn. Ilia programo (imposto al heredaĵoj, disvolvado de la fervojoj, sociigo de la produktadrimedoj) metas kiel lumturan projekton la starigon de unusola ŝtatmonopola banko, taskita doni krediton laŭ la bezonoj de la industrio. Oni intencas subfosi la nelaborecon de la heredantoj devigante ilin plasi sian riĉaĵon en bankon serve al la produktado. Sur teoria nivelo tiuj aspiroj antaŭkondiĉas koncepton de mono kiu iras trans la nuran unuon de kontado:* vektoro de konfido kaj de kredito, ĝi devos servi la unuecon de la laboruloj, el kiuj la bankistoj estus la pensanta kapo.

*  France: Claude Henri de Rouvroy, grafo de Saint-Simon, komune nomata Saint-Simon [sésimó] (1760-1825). Franca filozofo kaj ekonomikisto. Lia doktrino (sentsimonismo) estas konsiderata kiel parto de la utopia socialismo. -vl
*  Saint-Simon, Oeuvres complètes, vol. 2, Presses universitaires de France, Parizo, 2012.
*  Tio estas unu el la funkcioj de la mono: mezuri per komuna unuo la valoron de varoj kaj servoj.

Kvankam la projekto de unueca banko fiaskis, la sukceso de la fratoj Jacob Emile kaj Isaac Pereire, sentsimonismaj financistoj kaj, en 1852, sub la Dua Imperio, kreintoj de la Crédit mobilier, atestas pri la graveco, kiun la socialaj reformistoj atribuas al la rilato inter modernigo de la socio kaj mobilizo de la kapitalo en la servo de la industrio. Tiom, kiom la socialistaj ideoj en siaj diversaj esprimoj evoluis en Francujo, la batalo kontraŭ la nelaborantaj kapitalistoj transformiĝis en batalon kontraŭ la kapitalistoj ĝenerale. Sed tiu radikaliĝo ne sekvigis la forlason de ĉia pensado pri la mono.

La deziro vidi la signo-monon (kiu ne havas propran valoron, ekzemple bankbileto) anstataŭi la var-monon (kiu ja posedas valoron, ekzemple oro, kaj interŝanĝiĝas kiel varo) fortiĝas dum la tuta 19-a jarcento. Fronte al la financa krizo kaŭzita de la kapitalfuĝo en 1848, Prudono* serĉis meĥanismojn, kiuj ebligu transformi la laborproduktojn en kontantan monon. Tiel li rekomendas la cirkuligon de kambioj, kiuj estas promesoj de produkto-varoj de aliaj membroj de la banko, taksitaj je ilia ĝusta prezo. Li proponis ankaŭ ĝeneralan malaltigon de la interezkvotoj (same kiel de ĉia formo de rento ‒ fermaĵoj, loĝej-luprezoj ktp) kaj la senmonigon de oro kaj arĝento. El tio deduktiĝis la neceso ŝtatigi la Bankon de Francujo, transformendan en “Bankon de la popolo”.* Ĝia kontrol-konsilio, sendependa de la ŝtato, estos nomumota de ĝenerala asembleo konsistanta el delegitoj de ĉiuj branĉoj de produktado kaj de publikaj servoj. Ĝi agos sub la superrigardo de la komercaj ĉambroj kaj de urbaj konsilantaroj.

*  Pierre-Joseph Proudhon [pjér ĵozéf prudón] (1809-1865), franca politik-teoriulo, verkis i.a. “La filozofio de la mizero” (1846), al kiu Markso respondis per sia “La mizero de la filozofio”Karlo Markso: La mizero de la filozofio, respondo al J.B. Prudono: “La filozofio de la mizero”; kun antaŭparolo de Frederiko Engelso; Pri J.B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 196 paĝoj, ISBN 978-2-918300-08-3. -vl
*  Pri ĉiuj ĉi bank-projektoj vd nian eldonon de Pierre-Joseph Proudhon, Mélanges républicains, aperonta en 2016 ĉe Presses du Réel.

Herezaj teorioj pri mono aperis ankaŭ ekster Francujo, nome ĉe la britaj socialistoj inspiritaj de la utopiista entreprenisto Roberto Oveno*, patro de la movado de kooperativoj. Kontraŭaj al la restarigo de la or-normo post la napoleonaj militoj, konvinkitaj ke nur la laboro estas fonto de riĉaĵo, ili kampanjis por interŝanĝ-sistemo, en kiu la valoro de varo esprimu la kvanton de investita laboro ĉe ĝia produktado. Laŭ ili, tiu redifinado de la mono devus ebligi transigi la riĉaĵojn el la mano de la kapitalistoj en tiujn de la laborista klaso. La usona anarĥiisto Josiah Warren, kiu taksis Prudonon tro timema, eĉ kreis en Cincinnati sian propran interŝanĝ-bankon, kies paperaj biletoj esprimis laborpromeson mezuritan en horoj.

*  Angle: Robert Owen [róbet óŭvn] (1771-1858), brita socialista teoriulo. Riĉa fabrikisto, li kreis la unuajn konsum-kooperativojn. Li interesiĝis pri la naskiĝanta sindikatismo, kaj liaj ideoj forte influis la kartismon. Vd Jozefo Ŝlejfŝtejno: Enkonduko en la studadon de Markso, Engelso kaj Lenino, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2-a eldono, 282 paĝoj, ISBN 978-2-36960-050-3, ĉap. 5: “Scienca socialismo kaj laborista movado” kaj speciale 5.1 “De la utopia al la scienca socialismo”. Vd ankaŭ Frederiko Engelso: La evoluo de la socialismo de utopio al scienco, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 65 paĝoj, ISBN 978-2-918300-65-6.-vl

Fine de la 19-a jarcento, Ernest Solvay, belga industriisto riĉiĝinta per patento pri fabrikado de sodo, imagis alian utopion de senmona interŝanĝo: “forigon de la mono, mankhava instrumento, kaj ĝian anstataŭigon per meĥanismo de tutsimpla, sed laŭleĝa skribado de transakcioj, kion ni nomis “sociala librotenado””* Lia plano, prezentita antaŭ la belga parlamento, postulis la kolektivigon de la banksektoro kaj atribuis centran rolon al la ŝtato, kiu malfermus por ĉiu individuo konton, en kiu enskribiĝus la sumo de liaj bonhavoj kaj samtempe liverus kreditkartojn stampitajn aŭ truitajn ĉe ĉiu elspezo. Imposto proporcia al la riĉaĵo kompletigus la sistemon por mildigi la malutilecon de la distribuo de la riĉaĵoj. Tiel oni atingus la praktikan realigon de la slogano “Al ĉiu laŭ lia socia produktivo”.

*  Ernest Solvay, Notes sur le productivisme et le comptabilisme: études sociales, Henri Lamertin, Bruselo, 1900.

Komence de la 20-a jarcento, Silvio Gesell, germana negocisto konvertita al socialismo, engaĝiĝas en la (jam longan) historion de la batalo kontraŭ la mono kiel akumuliĝo de ne meritita riĉaĵo. Li disvolvas la ideon de nova mono, la “libera mono” (Freigeld en la germana), kiu havas la apartecon ke ĝi kun la fluo de la tempo senvaloriĝas.* Tiu “fandiĝanta” mono sekvas fiksan kvoton de malplivaloriĝo: la biletoj perdas ĉiusemajne milonon de sia valoro, do 5,2 elcentojn jare. Oni do rapide elspezas ilin. Pro perioda renovigo de la stokoj de biletoj (agentejo de mona regulado anstataŭos la centran bankon), tiu sistemo malaltigas la interezkvotojn kaj, sekve, la enspezojn de la kapital-posedantoj.

*  Silvio Gesell, L’Ordre économique naturel [La natura ekonomia ordo], Issautier, Parizo, 1946 (1-a eld.: 1916).

Gesell, kiu estas konsekvenca en siaj ideoj, planas ankaŭ la ŝtatigon de la naturresursoj kaj la forigon de la privata proprieto je grundo, kiuj finsufokos la klason de rentuloj. Sen tiu morta pezo, la socioj, kiuj uzas la Freigeld, regos ne nur la kvanton de cirkulanta mono, sed ankaŭ ĝian fluecon, kaj tiel protektas sin kontraŭ la plago de trezorigo*. Tiu koncepto de Gesell renkontis vastan eĥon trans la landlimoj. Por Kejnzo* ne estis dubo, ke la historio memoros pli la nomon de Gesell ol tiun de Karlo Markso ... La trovaĵo inspiris multajn lokajn eksperimentojn en Eŭropo kaj en Usono dum la Granda Depresio, antaŭ ol esti baldaŭ forlasita de la registaroj kaj de la centraj bankoj.

*  Trezorigo estas mon-amasigo, per kiu la mono do ne cirkulas. Vd pri tio Karlo Markso: La kapitalo, vol. 1, 2-a eld., http.//marxists.org/ ISBN 978-2-36960-010-7, Tria ĉapitro, 3a “La trezorigo”, p. 141-145 kaj divl. -vl
*  John Maynard Keynes [ĝón méjnet kéjnz] (1883-1946), brita ekonomikisto. Por garantii plendungecon li proponis altigon de konsumo, malaltigon de interezkvotoj kaj pli altan publikan investon. -vl

En la aktuala etoso oni malfacile imagas ĉefon de granda industria grupo ‒ ekz-e la ĥemi-giganton Solvay ‒ cerbumi pri la plej bona maniero transformi la monon por rapidigi la iradon al socialismo. La elitoj ŝanĝiĝis. Sed ankaŭ la teĥnikoj. Kvankam la bankoj neniom perdis de sia potenco super la moderna financsistemo, la Gesell-a utopio de Freigeld teĥnike estis neniam tiom alirebla kiom nun. La ciferecaj monoj donas efektive senlimajn rimedojn por modifi la ecojn, kiujn oni deziras doni al la mono. Ĉu vi volas krei alternativan monon de la tipo bitcoin, kiu perdas ĉiumonate 1 elcenton de sia valoro, se ĝi ne estas elspezita? Enmetu tiun econ en la kodon de via mono kaj jam farite. Krome, la teĥniko asociita al la bitcoin prenas sian fidindon el la kontribuaĵo de ĉiuj komputiloj konektitaj al la reto kaj ne el unu sola centra servilo. Tiu malcentreco, kiu forigas la perantojn el la transakcioj, igas la realigon de mon-utopioj, imagitaj de Prudono aŭ de Gesell, hodiaŭ farebla.

Klara projekto pri la estonta socio

REVULOJ uzas tiujn utopiojn por inventi alternativajn monojn kiuj cirkulas sur tre lokaj niveloj. Sed tiu elano restas marĝena. La implicaĵoj de la ciferecigo de la mono kaj ĝia rilato al la kapitalo apenaŭ interesas la nuntempan maldekstron. Prudono, Solvay aŭ Gesell konsiderus ion tian malverŝajna. Tiuj mon-herezuloj konstruis sistemojn de interŝanĝo, de konservado kaj de transformado de la valoro kapablajn samtempe rekompenci la talenton kaj certigi signifan nivelon de egaleco. La fidado-teĥniko estis por ili nur rimedo. Ili sciis, ke submeti la bankojn kaj trudi novajn protokolojn de valor-interŝanĝo antaŭkondiĉas, ke oni unue havu klaran ideon pri la socio, kiun tia ambicia projekto volas transformi.

La financ-industrio, en 2008 falinta en miskredito, ne hezitis salti sur la veturantan trajnon de Silikon-Valo. Ĝi investas en la novajn interrompajn novigajn teĥnikojn, ne nur por eviti la saman sorton kiel tiun de la taksioj, librovendistoj kaj hotelistoj, sed ankaŭ por malaltigi siajn proprajn kostojn kaj tempojn de transakciado. Ja neniu eksaltas, kiam Wall Street aĉetas junan kalifornian branĉidon specialiĝintan pri fintech, sed oni malfacile povas imagi ke ekzemple Goldman Sachs akiras Freigeld aŭ la Bankon de la popolo. Ne pro manko de intereso, sed ĉar nek Gesell nek Prudono vendus al ili siajn utopiojn. Kaj se Occupy Wall Street tirintus la konkludojn el sia malŝato de la financindustrio kaj de la politika klaso kaj engaĝiĝus en la konstruado de ekonomia kaj teĥnika substituo por ambaŭ?

Ĉiukaze oni ankoraŭ ne scias, ĉu la malbona distribuo de la riĉaĵoj devenas el ilia maniero de cirkulado aŭ el la maniero, en kiu ili estas produktataj ...

Edward CASTLETON.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La proceso de Laurent Gbagbo malkaŝas la mankojn de la jurisdikcio

Suspektoj pri la Internacia Puna Kortumo

La 21-an de marto 2016, la Internacia Puna Kortumo deklaris la eksan vicprezidanton de Kongolando, Jean-Pierre Bemba, kulpa pri krimoj kontraŭ la homaro kaj militkrimoj en Centr-Afrika Respubliko. Sed tio estas nur ĝia kvara juĝo en dek kvar jaroj. Kaj la neatenditaĵoj de la proceso de la eksa prezidanto de Ebur-Bordo, Laurent Gbagbo, kiu malfermiĝis komence de 2016, difektas ĝian jam malgrandan fidindecon.

EN TIU 28-a de januaro 2016, la Internacia Puna Kortumo (IPK) levas la kurtenon sur nova teatraĵo de sia repertuaro: la proceso de s-ro Laurent Gbagbo komenciĝas en Hago. La eburborda eksprezidanto estas akuzita pri krimoj kontraŭ la homaro faritaj okaze de la postbalota krizo de 2010-2011. Li prezentiĝas kun sia eksministro pri junularo Charles Blé Goudé. Tri mil homoj laŭdire mortis dum la eventoj*. Por la IPK, temas pri “ampleksa afero*. S-ro Gbagbo estas la unua eksŝtatestro prezentita al ĝi.

*  Vd. Vladimir Cagnolari, “Ekonomia kresko sen repaciĝo en Ebur-Bordo”, Le Monde diplomatique en esperanto, oktobro 2015.
*  Stéphanie Maupas, “Laurent Gbagbo, un procès crucial pour la CPI”, Le Monde, 28-a de januaro 2016.

Tamen, dum la tria procesa tago, la advokatoj ne zorgas pri la tradicia defendo de sia kliento. Male, ili akuzas. Ili riproĉas al la IPK konduki partiecan proceduron kaj voli protekti je kiu ajn prezo sekreton jam konatan de chiuj: dum la postbalota krizo, krimoj estis ankaŭ plenumitaj de la trupoj de s-ro Alassane Ouattara, tiama kontraŭulo de s-ro Gbagbo kaj nuna prezidanto de Ebur-Bordo. Sed la prokuroro, la gambianino Fatou Bensouda, nenion faris por prilumi tiun parton de la eventoj. Ŝi ekskluzive okupiĝis pri s-ro Gbagbo, persekutata pro kvar akuzoj: la subpremo de la paca marŝo de la 16-a de decembro 2010 antaŭ la domo de la eburborda radio-televido (RTI), la atako lanĉita kontraŭ la virina manifestacio en la nordo de Abiĝano la 3-an de marto 2011, la bombado de la Abodo-bazaro la 17-an de marto 2011 kaj la perfortaĵoj plenumitaj de liaj subtenantoj en la kvartalo Yopougon en Abiĝano la 12-an de aprilo 2011.

Ekzistante de dek kvar jaroj, la IPK ŝajnas la ĉefa akuzato en tiu proceso. La proceduro lanĉita kontraŭ la eburborda eksprezidanto agas kvazaŭ lupea spegulo de la difektoj de jurisdikcio, kiu tamen estigis je sia komenco grandajn esperojn. Ĉu ĝi fariĝos la tombo de malnovega revo: ĉesigi la nepunecon de la politikaj kaj armeaj regantoj ĝis la ŝtato-pinto*?

*  Vd “La Cour pénale internationale en accusation”, Le Monde diplomatique, novembro 2013.

Komplementa de la naciaj jurisdikcioj, la IPK estas juĝpova nur se la jura persekuto montriĝas neebla en la koncerna lando, ĉu ĉar la aŭtoritatuloj ne bonvolemas, ĉu ĉar la nacia juĝ-sistemo ne estas en kapablo efike juĝi. Tiu komplementeco estis ofte konsiderata kiel diskriminacia regulo: la landoj celataj de la internaciaj persekutoj estas la plej malriĉaj landoj, la plej malmulte administrataj, kaj aparte tiuj de la nigra kontinento. Ĝis 2015, la proceduroj koncernis nur afrikanojn. En tiu kunteksto ja la Afrika Unio akceptis, dum sia pintkunveno de la 31-a de januaro 2016, pristudi la ideon de kolektiva retiriĝo de siaj membro-ŝtatoj el la IPK.

Ĉu Tribunalo de Afriko?

KROME, la prokuroro povas decidi pri la enketoj kaj la persekutoj tute libere kaj surbaze de subjektivaj kriterioj. La selektado, kiun ŝi praktikas, aperas suspektinda: neniu internacia krimo rekte aŭ nerekte koncernanta la plej potencajn ŝtatojn estis ĝis nun objekto de esploroj. Membro de la IPK de la 1-a de aprilo 2015, Palestino transdonis al la prokuroro unuan serion de dokumentoj koncernantaj la israelan koloniigon en Cisjordanio, la ofensivon kontraŭ Gazao en 2014 kaj la sorton de la palestinaj malliberuloj. Sed neniu “situacio”, kiel oni diras en la IPK-ĵargono por la traktataj aferoj, estis ĝis nun asignita al la jurisdikcio. Same pri la krimoj plenumitaj en Irako en 2003 de la militistoj civitanoj de membro-ŝtatoj de la IPK, aparte Britujo. Tri konstantaj membroj de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, Usono, Rusujo kaj Ĉinujo, ankoraŭ ne agnoskas la IPK; ankaŭ ne Israelo. Sed sufiĉas ke la ŝtato, kie la krimoj estis plenumitaj, ĝin agnoskas, aŭ ke la akuzato estas civitano de membro-ŝtato, por ke la kortumo estu juĝpova.

Okaze de la proceduro koncernanta Ebur-Bordon, la akuzoj pri partieco fariĝas pli kaj pli viglaj. En 2013, Amnestio Internacia jam elvokis “leĝon de la venkintoj*. En tempo pli proksima, Human Rights Watch substrekis la gravecon vidi la IPK “antaŭenigi siajn enketojn pri la trupoj subtenantaj s-ron Ouattara*. Fronte al la krimoj de la subtenantoj de s-ro Ouattara, “konataj de ĉiuj”, kiel diras la advokato Emmanuel Altit, kial la prokuroro restas neaganta? Ŝi aparte prisilentis la rolon de la francaj trupoj en la falo de s-ro Gbagbo kaj la instaliĝo en la reg-posteno de politikulo konata pro sia amikeco kun la tiama franca prezidanto, s-ro Nicolas Sarkozy. Cetere neniu franca militisto aŭ civilulo estas citata kiel atestanto*. En printempo 2013, la dosiero kontraŭ s-ro Gbagbo estis tiom maldika, ke la antaŭĉambro de la IPK petis de la prokuroro “aldonajn pruvojn”, devigante s-inon Bensouda rapide revizii sian dosieron, por eviti humiligan forlason de akuzo. Kaj la advokato Altit uzis la tiklajn vortojn, “politika proceso”.

*  “Côte d’Ivoire: la loi des vainqueurs. La situation des droits humains deux ans après la crise postélectorale”, Amnesty International, 26-a de februaro 2013.
*  “Pour que la justice compte. Enseignements tirés du travail de la CPI en Côte d’Ivoire”, Human Rights Watch, 4-a de aŭgusto 2015.
*  Cf. Laurent Ggagbo et François Mattei, Pour la vérité et la justice. Côte d’Ivoire: révélations sur un scandale français, Editions du Moment, Paris, 2014.

La rolo de Francujo en la falo de s-ro Gbagbo levas multajn demandojn. La 2-an de februaro 2016, la franca juĝistino Sabine Kheris petis la sinprezenton antaŭ la Kortumo de la Respubliko de la francaj eksministroj Dominique de Villepin, Michèle Alliot-Marie kaj Michel Barnier. Ili laŭdire ebligis la fuĝon de bielorusaj dungosoldatoj suspektataj pri la bombado de la Bouaké-tendaro en 2004. Naŭ francaj soldatoj de la interven-trupo mortis, kaj Parizo kaptis la okazon de la emocio estigita de tiu malklara atako por “rebate ataki” detruante la eburbordan aviadilaron. Laŭ la subtenantoj de la falinta prezidanto, Francujo fakte serĉis pretekston, en strategio celanta elimini s-ron Gbagbo*.

*  Cf. Bernard Houdin, Les Ouattara. Une imposture ivoirienne, Editions du Moment, Parizo, 2015.

La prokurorino Bensouda nur petas paciencon, indikante, ke aliaj enketoj sekvos. Ŝi ankaŭ citas la mankon de rimedoj de la IPK: nur sesdek enketistoj. Efektive, malprecizaj kaj kontraŭdiraj atestaĵoj, dosieroj konstruitaj el nefaktaj informoj (ekzemple raportoj de asocioj) regule kondukas al proceduro-forlasoj. La kenjano Francis Muthaura kaj la kongolanda milicano Mathieu Ngudjolo Chui tiel eskapis la rigoron de la internacia justico.

La IPK estis planita kiel “sekureco-Kortumo*”, tribunalo, kiu plenumas ne nur juĝan funkcion. Oni donis al ĝi ankaŭ pacigan celon: la krimoj, pri kiuj ĝi estas juĝpova, oni konsideras kiel minacantaj “pacon, sekurecon kaj bonfarton de la mondo” (antaŭparolo de la Romo-statuto, kiu ĝin fondas). Sed, substrekas Human Rights Watch, “Kiel povas esti repaciĝo se la justico ne estas senpartieca*?”. Kio okazos en Ebur-Bordo se s-ro Gbagbo estas kondamnita sur tiom malfortikaj bazoj aŭ se, post rimarkebla malkondamno, li revenas en Abiĝanon sub aplaŭdoj*? Oni tamen devas atendi ankoraŭ longe: la proceso verŝajne daŭros kvar jarojn. Nuntempe disvolviĝas la unua etapo de la proceduro: la pridemandado de la akuzo-atestantoj.

*  Jens Ohilin, “Peace, security and prosecutorial discretion”, The Emerging Practice of the International Criminal Court, Martinus Nijhoff Publishers, Bostono, 2009.
*  “Consolider cette paix qui nous appartient. Un agenda relatif aux droits humains pour la Côte d’Ivoire”, Human Rights Watch, 8-a de decembro 2015.
*  Vd. Jean-Baptiste Vilmer, Pas de paix sans justice? Le dilemme de la paix et de la justice en sortie de conflit armé, Presses de Sciences Po, Parizo, 2011.

Sed la procedura aventuro de Ebur-Bordo malkaŝas alian mankon: la dependeco de la Kortumo vid-al-vide de la kunlaborado de la ŝtatoj. S-ino Simone Gbagbo, edzino de la eksprezidanto, estas ankaŭ objekto de arest-mandato de la IPK, publikigita la 29-an de februaro 2013, pro krimoj kontraŭ la homaro. La eburborda registaro tamen rifuzas liveri la akuzatinon al la Kortumo. Dum vizito en Parizo la 4-an de februaro 2016, s-ro Ouattara eĉ asertis, ke Ebur-Bordo ne plu liveros eĉ unu eburbordanon al Hago, ĉar la IPK “ludis la rolon, kiun ĝi devis”. Sed kiel klarigi, ke la nacia justico estas konsiderata taŭge funkcianta por s-ino Gbagbo kaj ne por ŝia edzo? La eksa unua damo ja estis kondamnita de tribunalo en Abiĝano, la 10-an de marto 2015, je dudek jarojn da mallibereco pro “atenco kontraŭ la aŭtoritato de la ŝtato, partopreno en ribela movado kaj perturbo al la publika ordo”.

Neniu proceso povas komenciĝi sen ĉeesto de la akuzato. Sed la kortumo ne povas kalkuli kun internacia polico-servo. Do pluraj “situacioj” de la IPK restas pendantaj pro manko de kunlaboro de la koncernaj ŝtatoj*. Iuj aferoj estis fermitaj pro nericevo de determinaj dokumentoj el la koncernaj ŝtatoj. S-ro Joseph Kony, uganda milicano akuzita pri krimoj kontraŭ la homaro, tiel restas “netrovebla” de 2004. Same, la forlaso en 2013 de la proceduro kontraŭ s-ro Uhuru Kenyatta, prezidanto de Kenjo, okazis parte pro manko de pruvoj, ja la kenja registaro ĉiam rifuzis transdoni al la IPK kelkajn erojn de la dosiero. La sudana pezidanto Omar al-Bashir, kiu estas objekto de du arest-mandatoj, serene daŭrigas sian publikan vivon kaj vojaĝas eksterlanden, kvankam, la 15-an de marto 2016, la sud-afrika supera Kortumo (malfrue) kondamnis la registaron pro tio, ke ĝi lasis eskapi s-ron Al-Bachir vizitanta Sud-Afrikon en junio 2015. Sed, sendepende de tiu manko de rimedoj, la Gbagbo-proceso substrekas ian amatorecon de la IPK. La 5-an de februaro 2016, la identeco de protektataj atestantoj estis ja malkaŝita sur la publika TV-ĉeno de la tribunalo.

*  Vd. “La Cour pénale internationale. Un jouet aux mains des pouvoirs politiques? Réflexions de Hans-Peter Kaul, juge de la Cour pénale internationale”, 5-a de novembro 2013, https://www.fes.de

Laŭ la ĵurnalistino Stéphanie Maupas, la Gbagbo-proceso ilustras la politikan instrumentigon de la tutmonda pun-justico: “Oni ricevas la impreson, ke la lokaj aŭ internaciaj potencaj landoj faris el la IPK “ĵokeron”, ŝi observas. Diplomatia karto, kiun ili povas levi, kiam ili povas ricevi avantaĝon el tio. Tiel estas en la Gbagbo-afero kaj en aliaj. Finfine, ili nur malfortigas institucion, kiun ili volis kaj kiun ili financas*.” En la proceduroj koncernantaj Ebur-Bordon, la Kortumo perdis multon el sia fidindeco. Unu el la plej gravaj funkcioj de la internacia puna justico devus esti ne nur la puno de la krimoj, sed ankaŭ kaj precipe la deadmono kaj antaŭ-malhelpo. Sed tiu celo povos esti atingita nur se la institucio de la internaciaj juraj persekutoj estas kredinda kaj fidinda. Ja per la certeco de puno “oni plej certe antaŭ-malhelpas krimojn”, skribis la itala juristo Cesare Beccaria en 1764...

*  L’Opinion.fr, 8-a de februaro 2016.

Dum tiu malvenko ŝajnas konfirmiĝi, ankaŭ eta sukceso konkretiĝas, kaj optimismo rilate al la Kortumo povus eble reaperi. La 26-an de januaro 2016, la IPK-prezidanto donis al la prokuroro permeson malfermi enketon pri la krimoj, kiuj laŭdire estis plenumitaj “ĉirkaŭ Sud-Osetio,en Kartvelio, inter la 1-a de julio kaj la 10-a de oktobro 2008”. Plurfoje akuzita de la Afrika Unio konduki “rasan ĉason” kaj ludi la rolon de “Afriko-Tribunalo”, la IPK finfine provas plilarĝigi sian agadkampon. Sed temas ĉi-kaze nur pri la unua fazo de la proceduro; neniu suspektato jam estis identigita.

Post dek kvar jaroj da funkciado, la IPK ne povas citi mankon de sperto por senkulpiĝi. Sed, depost 2002 ĝi plenumis nur kvar juĝojn, el kiuj unu malkondamnon. El la 18 suspektatoj, kiuj estis prezentitaj al ĝi, ses ricevis senkulpigan ordonon (sen juĝo). Jen ne tre glora bilanco, dum la membroŝtatoj ĉiujare dediĉas al ĝi inter cent kaj cent tridek milionojn da eŭroj.

Nur la forlaso de ĉiuj hezitoj, prokrastoj kaj de la procedura inercio povus regajnigi al la IPK iom da senpartieco kaj fidindeco. Se ĝi daŭrigas ŝajnigi ke ĝi ne aŭdas, kaj obstinas ne iniciati persekuton kontraŭ membroj de la trupoj subtenantaj s-ron Ouattara, ĝia sorto estos tre verŝajne tiu de pure simbola internacia tribunalo, juĝanto por eta nombro da homoj.

Francesca Maria BENVENUTO


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Diplomatio de la armiloj

La granda ĉasado al miliardoj

En sama momento kiam la eŭropa Parlamento voĉdonis rezolucion postulantan embargon sur la armil-vendado al Sauda Arabujo, s-ro François Hollande donis la distingilon de la Honora legio (Légion d’Honneur) al unu el ties regantoj. Estas maniero celebri la reĝlandon, fariĝintan unu el la plej gravaj aĉetantoj de milita materialo el Francujo. Kvankam Azio havas nun bonan lokon, Proksim-Oriento restas la preferata ludtereno de la kanon-vendistoj, kaj ties ĉefo, Usono. Reveninta sur la diplomatia scenejo, Rusujo demonstris, sur la siria fronto, sian kapablon uzi kompleksajn ekipaĵojn (Vd ...). De nun, la konfliktoj ankaŭ iras tra la Interreto, kaj oni pli kaj pli parolas pri “ret-atakoj”, sen tamen bone difini ĝiajn konturojn. Hodiaŭ kiel hieraŭ, la kunkurado por armiloj — ciferecaj aŭ materiaj — okazas preskaŭ sen iu ajn demokratia kontrolo. (Vd sube).

KOMENCE de la 1990-aj jaroj, la fino de la malvarma milito promesis malplenigi la arsenalojn kaj ĉesigi preskaŭ ĉiujn konfliktojn. Post klara retroiro, la “kontraŭ-terora milito”, kun la ekmilitoj en Afganujo kaj en Irako, redonis laboron al la usona milit-industria komplekso. Hodiaŭ, nova koalicio estas batalanta kontraŭ la organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) en Sirio, dum la rusa armil-industrio, elirinta el sia postsoveta ŝtoniga periodo, retrovas viglecon (vd p. 16). Francujo postkuras armilajn vendokontraktojn en la Golfo kaj en Azio; Barato kaj Ĉinujo, pro sia ekonomia dinamismo, revas fariĝi regionaj potenculoj; Germanujo kaj Japanujo, parte liberigitaj el siaj kompleksoj kiel venkitoj el la dua mondmilito, aspiras elradiigi siajn tre efikajn defendo-industriojn.

“La jaro 2014 enhavis pli da militoj ol ĉiu alia jaro depost la 2000-a jaro”, indikas la jarlibro de la Stockholm International Peace Research Institute (Sipri)*. Tute ne regresantaj, la armeaj elspezoj en la mondo kreskis je unu triono ene de dek jaroj, atingante preskaŭ 1 700 miliardojn da dolaroj (iom pli ol 1 520 miliardoj da eŭroj) en 2014. Ili pli ol duobliĝis en Nord-Afriko kaj en orienta Eŭropo, progresis je du trionoj en Proksim-Oriento same kiel en orienta Azio. Usono, kiu komencis redukton de sia armea buĝeto kun la retirado de siaj trupoj el Irako (en 2011) kaj grandparte el Afganujo, rekreskigis ĝin ĝis la nivelo de 2007, tio estas 610 miliardoj da dolaroj (547 miliardoj da eŭroj) — unu triono de la tutmondaj elspezoj por ĝi sola.

*  “Sipri yearbook 2015: Armaments, disarmament and international security”, franca mallongigita versio publikigita de la Groupe de recherche et d’information sur la paix et la sécurité (GRIP), Bruselo.

La vendo-kvanto de armiloj dum la kvin lastaj jaroj estas “la plej granda de post la fino de la malvarma milito”, precizigas la Sipri. Usono okupas la unuan rangon (32,8% de la tutmonda merkato en la periodo 2011-2015), tuj sekvita de Rusujo (25,3%). Tiuj du gigantoj kapablas proponi ekipaĵojn elprovitajn en militzonoj (combt proven). Multe pli malsupre, troviĝas Ĉinujo (5,9%), Francujo (5,6%) kaj Germanujo (4,7%)*. Flanke de aĉetantoj, Barato estas la unua dum tiuj samaj jaroj, sekvata de Sauda Arabujo, Ĉinujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Aŭstralio.

*  “Sipri arms transfers database 2011-2015”, raporto de la 22-a de februaro 2016.

Ekde nun, la sojlolandoj “kapablas respondi en pluraj sektoroj al la internaciaj adjudikoj, kaj tiel konkurenci la grandajn okcidentajn provizantojn”, konstatas, sen ĝoji pri tio, la antaŭparolo de la raporto al Parlamento 2015 pri la francaj eksportoj*. Ĉinujo fariĝis ŝlosila aganto pri eksportado. Japanujo nuligis en 2014 malpermeson vendi al eksterlando, kiu datumis de 1967*. Sud-Koreo intencas igi sian armil-industrion akso de kresko. Israelo, unu el la ĉefaj produktantoj de senpilotaj aviadiloj kaj materialoj de ordotenado, ankaŭ kalkulas kun kibernetiko. Irano, izolita per la internaciaj sankcioj dum pli ol tridek jaroj, devis evoluigi milit-industrian komplekson, kiu nun aspiras al eksterlanda valorigo. Fine, la etaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, zorgemaj prepari la postpetrolan epokon, ambicias disvolvi sian propran industrian kaj teknikan defend-bazon (CBITD) partnere kun Alĝerio kaj Francujo.

*  “Rapport au Parlement 2015 sur les exportations d’armement de la France” (Raporto 2015 al la Parlamento pri la armil-eksportoj de Francujo), ministrejo pri defendo, Parizo, junio 2015.
*  Sophie Durut kaj Luc Mampaey, “Dépenses militaires, production et transferts d’armes. Compendium 2014”, GRIP.

Konkurenco ne nur fariĝas pli akra, sed la aĉetontoj postulas teknikaro-transdonon. Tio estas la kazo de Indonezio, sed ankaŭ de Turkujo, kies duono de la kontraktoj devas esti realigataj kun lokaj entreprenoj. Barato postulas similajn kompensaĵojn, je mnimume 30% de ĉiu kontrakto, kio prokrastigis plurajn jarojn la interkonsenton kun la franca produktanto Dassault por la vendo de Rafale-ĉasaviadiloj.

Iuj kontraktoj implicas diskretan delokigon de parto de la personaro, asociiĝon kun lokaj entreprenoj kaj formadon, surloke, de specialiĝintaj laboristaroj. Enestas, por la estonteco, risko faciligi aperon de novaj konkurenculoj kaj, jam nun, nutri konkuron al teknika plikompleksigo, kaj al kresko de kostoj ruiniga kaj danĝera por ĉiuj, ekzemple en la Golfo* aŭ en Magrebo.

*  Vd. ekzemple Peter Beaumont, “The $18bn arms race helping to fuel Middle East conflict”, The Guardian, Londono, 23-a de aprilo 2015.

MALE AL RICEVITA IDEO, la sindikatoj de la arsenaloj aŭ de la privataj armil-entreprenoj ne estas senkonsciaj pri tio. Armiloj ne estas ordinaraj varoj, volonte rekonas s-ro Eric Brune, centra vicdelegito de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT) en la franca grupo Nexter: “Kvankam oni povas, en la nuna kunteksto, rigardi kun timo la dungo-demandon, tio ne estas la kerno de la problemo de la eksportaĵoj, kiu estas unue politika.” Kaj “se savi du mil dungojn en Roanne [unu el la ĉefaj produktejoj, specialigita pri la integrado de blenditaj veturiloj] implicas cent mil mortintojn aliloke, tio estas sensenca”, li asertas*.

*  Frazoj eldiritaj dum kolokvo organizita en Parizo la 6-an de majo 2015 de la komunista, respublikana kaj civitana grupo de la Senato.

Kun jara vendosumo proksima al 15 miliardoj da eŭroj (aŭ duoble, se oni inkluzivas la merkatojn de la nacia kaj privata sekureco), la franca defendo-industrio enhavas 160 000 dungojn, el kiuj 40 000 rekte ligitaj al eksportado, en entreprenoj malmulte delokeblaj kaj dismetitaj tra la tuta teritorio — sen kalkuli la subkontraktantojn. Kapabla produkti ĉiujn ekipaĵojn necesajn al la naciaj armeoj (kun notinda escepto de senpilotaj aviadiloj), ĝi ricevas konstantan kvanton da publikaj mendoj, ĉirkaŭ 11 miliardoj da eŭroj ĉiujare. Du trionoj de tiu providenca fortuno profitas al la kvin ĉefaj grupoj: Airbus, DCNS, Thales, Safran kaj Dassault. Ĉi-lastaj solaj realigas tri kvaronojn de la vendosumo de la sektoro, kaj pli ol kvar kvinonojn de la eksportaĵoj*. La tuta industrio profitas ankaŭ el la prioritato donita de Parizo al la atomarmila deadmono, kun ĝia necesa ekipaĵo, sed ankaŭ el la imponaj kreditoj destinitaj al la disvolvo-esploro de estontaj armiloj.

*  “Annuaire statistique de la défense, 2014-2015” (Statistika Jarlibro de Defendo), ministrejo pri defendo, decembro 2015.

Ĉefe danke al siaj kelkaj tre bonaj klientoj en Proksim-Oriento, Francujo havas pozitivan rezulton de sia komerca bilanco pri armilaro, kio kontribuas redukti sian ĝeneralan deficiton je ĉirkaŭ “kvin ĝis ok poentoj ĉiujare dum la periodo 2008-2013” laŭ studaĵo realigita de la defendo-ministrejo kaj la McKinsey-kabineto*. Pro la unuaj vendoj de la ĉasaviadilo Rafale en Egiptujo kaj Kataro, la jaro 2015 estis triumfa, kun 16 miliardoj da eŭroj da mendoj: la duoblo de 2014, kvaroblo de 2012. Ankaŭ la jaro 2016 estos rekorda, se la Rafale-kontrakto kun Barato estos subskribita.

*  Etude d’impact social, économique, technologique réalisée par le ministère de la défense et le Conseil des industries de défense françaises (Cidef), (Studaĵo pri la socia, ekonomia, teknika efiko, realigita de la ministrejo pri defendo kaj la Konsilio de la francaj defend-industrioj), septembro 2014.

Laŭ takso de la fakuloj, por mezpotenca lando kia Francujo, la nacia mendo, kiu tendence malkreskas en longa periodo, ne sufiĉas por financi la disvolv-esploradon de la dekkvino da grandaj programoj necesaj al la armeoj, kies vivdaŭro estas pluraj jardekoj (ĝis kvindek en aeronaŭtiko). Cele igi profitdonaj la rilatajn entreprenojn kaj malaltigi la kostojn, la uzo de eksportado kreskis: en 2015, tiuj lastaj, la unuan fojon, superis la naciajn mendojn.

RESTAS la fakto, ke, laŭ la generalo Vincent Desportes, eksa direktoro de la Interarmea Kolegio pri Defendo, la pluvivigo de la “necesaj kompetentoj” fariĝas pli kaj pli malfacila. “Ekzistas sojlo ekde kiu la aktivado delokiĝas, konvertiĝas ... aŭ malaperas*.” El tio sekvas la neceso — laŭ tiu armeano fariĝinta konsilisto de la industriisto Panhard, fabrikanto de batal-veturiloj, kaj profesoro ĉe la Instituto pri Politikaj Sciencoj (Institut d’études politiques -IEP) en Parizo - konservi “kernon de industria suvereneco”. Precipe en momento, kiam la aliro al kelkaj teknikoj estas minacata de limigoj samtipaj kiaj ITAR (International trafic in Arms Regulations), tiuj reguloj eldiritaj de la usonaj regantoj, kiuj povas malhelpi vendiston fari kontrakton se la koncerna produkto enhavas elementojn fabrikitajn en Usono. La vendo, fare de Airbus kaj Thales, de du spiono-satelitoj al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj — kontrakto Falcon Eye-, finanĝita en 2013, estis tiel blokata pli ol unu jaron fare de Vaŝingtono. La generalo timas “truditan adopton de la usonaj agmanieroj” kaj de ilia “detrua vidado de milito”; li publike mallaŭdas la “predan influon” de Vaŝingtono en la sektoro.

*  Kolokvo de la 6-a de majo 2015 ĉi-supre menciita.

La sindikatoj siaflanke pledas delonge por la diversigo de tiuj industrioj, substrekante la teknikojn kaj produktojn kiuj havas plurajn aplikaĵojn, por ke iliaj entreprenoj, privataj aŭ duon-publikaj, ne dependu ekskluzive de armiloj kaj eksportaĵoj, kaj kapablu konverti sin se la merkato (aŭ, iam, la politikaj regantoj) tion decidas. Kelkaj organizaĵoj, kiel la franca sindikato CGT, aktivas favore al kreado de publika centro de la defendo-industrioj, kiu ebligu rigardorajton de la ŝtato kiel nacia kliento, sed ankaŭ kiel regulanto de sektoro koncernanta la eksterlandan politikon kaj la fundamentajn valorojn de la lando.

Tia organizo eble igus duarangaj la humiligajn ĉasojn al miliardoj, kiujn pene plenumas la plej altaj aŭtoritatuloj de la ŝtato, ĉu por provi ŝtopi grandegajn komercajn deficitojn, ĉu por haste konstrui geopolitikajn skemojn, pri kiuj oni pli facile vidas la danĝerojn ol la avantaĝojn.

Komence de ŝtatvizito en Barato, en januaro 2016, la prezidanto François Hollande ne timis laŭdi la Rafale-aviadilo de Dassault, “la plej bona ĉasaviadilo en la mondo”, sed devis rekoni iom pli poste, ke la kontrakto esperata de pli ol kvar jaroj ankoraŭ ne estas subskribita. Siaflanke, la ĉefo de Dassault, s-ro Eric Trappier, ne forgesis danki la registaron okaze de la unua vendo de siaj aviadiloj al Egiptujo, en februaro 2015, pro ĝia “politika subteno sen kiu ne povas okazi armilo-eksportado”*.

*  Vd “Les Rafale du Maréchal”, Défense en ligne, 13-a de februaro 2015, http://blogmondediplo.net

Pasintan jaron, necesis deko da ministraj vojaĝoj por ricevi Rafale-kontrakton en Kataro. La registaro, kiu nun esploras kune kun Dassault por vendi la ĉasaviadilon al la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj al Indonezio, plene akceptas tiun rolon. Por la ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian, fariĝinta efika “komerca agento” de armilaroj, “la demando pri konkurenc-kapablo interkruciĝas kun tiu de suvereneco*. Ekzistas “tasko-divido inter la ŝtato kaj la industrio”, rekonas la ĝenerala direkcio de armado (DGA).

*  Le Figaro, Parizo, 9-a de septembro 2014.

Oni povas maltrankviliĝi, ke landoj kiaj Francujo vendas militmaŝinojn kiajn la Rafale-aviadilo en streĉaj aŭ konfliktaj zonoj. Por esti en situacio provizi armilaron al la monarĥioj de la Golfo, Parizo ja devis multigi cedojn: subskribo de defendo-interkonsentoj kaj de strategiaj partnerecoj; malfermo, laŭ la decido de s-ro Nicolas Sarkozy, en 2008, de inter-armea bazo en Abu-Dabio; partopreno de la prezidanto Hollande kiel “honora invitito” - la sola okcidentano - de eksterordinara pintokunveno de la Kunlabor-konsilio de la Golfo (CCG) en Rijado, en majo 2015. Tiom da rimarkeblaj gestoj, kiuj fakte metas Francujon en la unuan linion kaze de etendiĝo de konflikto en tiu regiono, je kelkaj kilometroj de Irano, Irako, Jemeno, kaj kiuj estis objekto de neniu konsultado nek publika debato.

En Francujo, la reĝimo de la eksportaĵoj restas “netravidebla”, opinias la Observejo de la armilaroj*; kiu kvalifikas la jarraporton al la Parlamento pri la eksportaĵoj, tiom laŭditan de la registaro, “reklama broŝuro” utila precipe por “antaŭenigi la francan bonkvaliton”. La Observejo aktivas por ke la Parlamento partoprenu en la ekzameno de tiuj kontraktoj, des pli ke la registaro draste simpligis kaj fleksebligis la kontrolmanierojn de la eksportaĵoj, donante al kelkaj industriistoj ĝeneralan licencon, sen apriora kontrolo.

*  Observatoire des armements (Observejo de la armiloj), Liono, www.obsarm.org

ALILOKE en Eŭropo, la armil-vendoj al lando tiom suspekta kiom Sauda Arabujo estigas viglajn debatojn, precipe de post ties engaĝiĝo en la internan militon de Jemeno* kaj la ekzekuto, la 2-an de januaro, de kvardeko da oponantoj, inter kiuj la ŝijaisma eminentulo Nimr Al-Nimr, kiu kaŭzis rompon de la diplomatiaj rilatoj inter Rijado kaj Tehrano. La 25-an de februaro, la eŭropa Parlamento adoptis rezolucion alvokantan la altan reprezentanton de la Unio por la eksterlandaj rilatoj kaj la sekurec-politiko “labori por trudi eŭropan embargon pri armiloj kontraŭ Sauda Arabujo, konsiderante la gravajn akuzojn kontraŭ ĝi rilate al la malrespekto de homrajtoj en Jemeno”. En Belgujo, Flandrujo postulas embargon pri la armilvendoj al tiu lando. Male, en Valonio, kie armil-industrio atingis sian plej altan nivelon de dek jaroj, aparte danke al la saudaj kontraktoj, la sindikata centralo Fédération générale du travail de Belgique (FGTB)-metal (Ĝenerala Federacio de la Laboro de Belgujo — metalo) asertas, ke tio nur malfermus pordojn al la konkurantoj. Samtipa diskutado okazas en Britujo aŭ en Kanado, kie la ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Stéphane Dion, defendis en januaro kontrakton subskribitan de liaj antaŭuloj kun Sauda Arabujo pri konstruo de centoj da veturiloj. Li argumentis, ke tiuj veturiloj estas “destinitaj por protekti la landon kaj ne pafi al la loĝantaro”, kio estas diskutinda, ĉar tiuj “Jeep” estos blenditaj kaj ekipitaj per kontraŭtankaj misiloj aŭ malpezaj kanonoj*. Svedujo siaflanke ĉesigis ĉiun armean kunlaboradon kun Rijado en marto 2015.

*  Vd Laurent Bonnefoy, “Unujara milito por nenio en Jemeno”, Le Monde diplomatique en esperanto, marto 2016.
*  Le Devoir, Montrealo, 22-a de januaro 2016.

Siaflanke, Germanujo anoncis en januaro la “submeton al kritika ekzameno” de ĉiuj kontraktoj kun Sauda Arabujo, anoncante pli da severeco pri la armiloj ĝis nun konsiderataj kiel esence “defendaj”. Sub la influo de la social-demokratoj, kiuj partoprenas de 2013 en la koalicio gvidata de s-ino Angela Merkel, la nacia defendo-industrio estas jam sub kontrolo, eĉ se ĝi okupas la kvinan tutmondan lokon por la eksterlandaj vendoj. La ministro pri ekonomio Sigmar Gabriel, prezidanto de la social-demokrata partio (SPD), publike deklaris ke li “hontas, ke Germanujo troviĝas inter la plej grandaj armil-eksportantoj en la mondo”. Li deziras rezervi la eksportaĵojn, krom escepto, al la membro-ŝtatoj de la eŭropa Unio kaj de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO). Francaj kontraktoj destinitaj al Sauda Arabujo kaj Kataro pri materialoj enhavantaj germandevenajn elementojn estis tial blokitaj en 2014*.

*  Vd “Embaraso ĉirkaŭ la vendoj de armiloj” en la dosiero “Germanujo, potenculo sen deziro”, Le Monde diplomatique en esperanto, majo 2015.

Iuj kontraktoj profitas al reĝimoj, kiuj ne respektas la homrajtojn, atakas la civilajn loĝantarojn aŭ revendas la armilojn al landoj kun eĉ pli malbona famo. Ili do kontribuas vigligi la konfliktojn pli ol estingi ilin. Ili krome ofte kaŭzas praktikojn je la limo de kontraŭleĝeco, kiujn faciligas manko de travideblo ĉirkaŭ la subskribo de la kontraktoj, la kompleksecon de la financaj retoj ligitaj al la “blankigo” de la impost-paradizoj kaj la multobligo de la perantoj. Tiel, la makleraĵoj, retromakleraĵoj kaj aliaj “esceptaj kostoj” foje atingis ĝis kvarono de la kontrakto-sumo, kaj aperas nur en kazo de tribunala proceduro, kiel, en Francujo, en la aferoj de la armil-vendoj al Angolo, de la destrojeroj de Tajvano aŭ de la submarŝipoj de Karachi, en kiuj juĝistoj kaj advokatoj provas precizigi la respondecojn malgraŭ la malhelpoj de la “defendo-sekreto”. Laŭ iuj taksoj, la armil-vendoj, kvankam estantaj malpli ol 1% de la komerco en la mondo, estas 40% de la korupto*.

*  Vd. Claude Serfati, L’Industrie française de défense, La Documentation française, kol.“Les Etudes”, Parizo, 2014.

JES JA, en ĉi tiuj dudek lastaj jaroj, signifaj progresoj okazis kaj estis akompanataj de pliefikigo de la naciaj leĝoj: kreado de Registro de klasikaj armiloj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) (1992); adopto de bonkonduto-kodo de la Eŭropa Unio (1998), fariĝinta jure deviga “komuna pozicio” dek jarojn poste; aprobo de la traktato pri armilo-komerco (TAK), ekfunkcianta de decembro 2014. Sed multaj landoj ne sankciis la nerespekton de la dudeko da embargoj pri armiloj truditaj de la UN kaj la EU*. En Francujo, tia leĝo, adoptita en 2007 de la Senato, estis submetita al aprobo de la Nacia Asembleo nur en ... januaro 2016, kio atestas pri la malbonvolo de lando, kiu tamen estas konstanta membro de la Securec-Konsilio de la UN.

*  Aparte koncernatas Nord-Koreujo, Somalujo, Sudano, Libio, Gvineo, Ebur-Bordo, Eritreo, Irako, Irano, Libano, Demokratia Respubliko Kongo, kaj ankaŭ la organizaĵo Al-Kaido.

Philippe LEYMARIE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fosiliaj akvaroj foroferitaj por agrokultura produktivismo.

Alĝeria Saharo: Eldorado de tomatoj

En la sud-orientaj Alĝeriaj altaj ebenaĵoj rapidege disvolviĝas kultivado de tomatoj sub plantodomoj. Tiu produktado sekvas tujprofitan logikon kaj ebligas provizi la bazarojn de la lando, kiu dumlonge suferis mankojn. Sed ĝi endanĝerigas palmarejojn kaj fosiliaj akvaroj kaj estigas ankaŭ gravajn publiksanajn problemojn pro la amasa uzo de kemiaĵoj.

La turistoj, kiuj malkovras la Alĝeriajn altajn ebenaĵojn por atingi la Veran Sudon havas mirindan memoraĵon pri ili. La Nacia Ŝoseo 83, inter Tebessa kaj Biskra, trairas rokajn pejzaĝojn aparte belajn. Inter la deklivoj de la Aŭresa Montaro ĉe nordo kaj la Montoj Nemenĉaj ĉe sudo, ĉio estas nur rokoj, sablo kaj polvo. Ni estas 450 km for sud-oriente de Alĝero, ĉe la enirejo de la Sahara vasteco. Dezerto jam montriĝas, la somera varmo estas neeltenebla kaj la koloroj limiĝas al flavo kaj grizo, foje nuancitaj de rozkoloro. Neniu verdo, kompreneble, ĉar nenio kreskas sur tiel senorganikaĵa grundo kaj sub tiel senpluva ĉielo. Tamen. Hazarde laŭ oblikva vojo, aŭ ĉe kelkaj metroj de la nacia ŝoseo, jen mirinda spektaĵo por la vizitanto: ĝis nevideblo ie kaj tie aperas, metitaj sur la sablo, miloj da tunelaj plantodomoj, longaj duonbarelformaj plastaj koridoroj. Ene, en varmeta malseka atmosfero, jen vicaroj de tomatoj perfekte rondaj, ĉiuj de la sama norma specio: Tofana, dika kaj fortika.

Ekde kelkaj jaroj, de decembro ĝis marto, preskaŭ ĉiuj tomatoj konsumitaj en Alĝerio devenas el la regiono de Monto Zibano, ĉirkaŭ Biskra. Precipe el du zonoj: tiu de El Ghrouss okcidente, kaj tiu de M’Zâa oriente. En 2014 la produktaĵoj de Monto Ziban atingis 300 000 tunojn, tio estas preskaŭ unu triono de la jara produktado de la tuta Alĝerio*. Tiuj vintraj tomatoj, sengustaj kaj rapidege difektiĝantaj, ne povas esti kultivataj en la tradiciaj nordaj zonoj (Tipaza, Mostaganem, Skikda, Annaba), kie la sezono estas tro malvarma. Senkonkurencaj ili tial estas des pli profitdonaj, kaj ilia kilograma prezo povas atingi po 100 dinaroj (0,85 eŭroj) sur la bazaraj tabloj de Alĝero aŭ Orano, tre alta sumo por la konsumantoj, kiuj tamen pli kaj pli postulas ilin. En somero, kiam alvenas la sezonaj tomatoj enkampe kultivataj en la nordaj ebenaĵoj, la prezo duoniĝas, aŭ eĉ trioniĝas, tia prezo estas konsiderata kiel normala.

*  En 2014 Alĝerio produktis unu milionon da tunoj da freŝaj tomatoj, Francio 600 000 tunojn, Maroko 1,3 milionon, Hispanio 3,6 milionojn (fonto: Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj)
Akaricidoj, fungicidoj, herbicidoj...

Tomatoj en dezerto, kiel eblas? La respondo estas duvorta: sterkaĵo kaj borado. La malriĉeco de la grundo estas kompensita per amasa uzo de kemiaj sterkaĵoj - ĉefe nitrogeno, fosfato kaj kalio. Kvankam oni ne parolas pri ekstergrunda kultivado, kiel en Eŭropo* , tio similas: la radikoj apenaŭ enprofundiĝas en la sablo, de kiu ili prenas nur malmultajn nutraĵojn. Kaj pri akvo, estas erare kredi ke ĝi ne ekzistas en dezerto, sufiĉas bori.

*  Legu: “Et pour quelques tomates de plus”, Le Monde diplomatique, marto 2010.

Kvankam ĝi estas surface seka, Saharo subtere ŝirmas grandegajn akvorezervojn. Laŭ taksadoj, la Nord-Sahara akvara sistemo, kiu kovras de Maroko ĝis Libio tra Alĝerio kaj Tunizio enhavas ĉirkaŭ 60 000 miliardojn da kubmetroj da akvo. Tiuj akvaroj estis plejparte enkaptitaj antaŭ pluraj miloj da jaroj kaj strukturitaj laŭ hermetike disigitaj tavoloj. La plej foraj povas troviĝi je du mil metroj subtere, sed la plej proksimaj estas facile atingeblaj, inter dek kaj tri cent metroj. Per 20 000 eŭroj iu ajn povas fari sian propran boraĵon, kaj fertiligi sian dezertpecon*. “Nuntempe la Sudo estas orminejo!”, asertas S-ro Muhamad Sami Agli, kvardekjara, filo de unu el la grandaj familioj de la regiono kaj loka reprezantanto de la Forumo de Kompaniestroj (FCE), la ĉefa Alĝeria organizaĵo de mastroj. Oni vere povas gajni multan monon. La ŝtato proponas helpojn, kaj plie ne postulas impostojn. Por moninvestantoj, jen vera revo! Cetere venas ili el la tuta lando.

*  En la regiono de Biskra la prezo de borita metro varias po inter 85 kaj 170 eŭroj, inkluzive tubojn kaj motoron. Laŭ zonoj necesas bori inter 150 kaj 300 metrojn. Iuj boraĵoj povas do kosti ĝis 50 000 eŭrojn.

La rapida disvastiĝo de plastakulturo (t.e. agrokulturo sub plastaj plantodomoj) en Biskra ŝuldas tiom al privataj iniciatoj kiom al ŝtataj intervenoj. “Eĉ kiam ŝajnas ke la ŝtato forestas, fakte ĝi estas la plej grava aganto en la disvolviĝo de Sahara agrokulturo, raportas Tarik Hartani, direktoro pri esploro en la universitato de Tipaza, ĉefo de fakaj esploristoj pri Alĝeria agrikulturo. Jen ĝi, kiu kreas la necesajn kondiĉojn, konstruante ŝoseojn, elektrizante vastajn teritoriojn, estigante boregaĵojn, fosante irigaciajn kanalojn”. La ŝtato ankaŭ intervenas subvenciante la instaladon de novaj terkulturistoj kaj atribuante kelkajn ankoraŭ haveblajn terpecojn. Tiu atribuo de mono kaj terpecoj estas principe regulita per almeto de dosiero, atribukomisiono ktp. Sed fakte, ĉiuj scias ke bona maârifa (“konatulo” aŭ “protektanto”) ja pli valoras ol bona dosiero, kiom ajn serioza ĝi estus.

De dudek jaroj, kaj ankoraŭ pli de kvin jaroj, la regiono de Biskra, tradicie fama pro siaj daktiloj, tiel iĝis loko por ia orserĉado. Tie pelmele troviĝas lokaj kamparanoj, gravaj naciaj moninvestantoj, kamplaboristoj venintaj de la Nordo, al kiuj aldoniĝas kelkaj kaŝlaboristoj el Maroko kaj Malio. De post 2009 aperis “Kanariaj” plantodomoj, laŭ la giganta modelo disvastigita en insuloj Kanariaj, kiu kovras ĝis 1,5 hektarojn per ununura plasta tolo, tio estas egala al 37 tunelaj plantodomoj. Ilia prezo, ĉirkaŭ 60 000 eŭroj, limigas ilin al grandaj moninvestantoj, sed ili donas tre altan rendimenton. “La pasintan sezonon, kun tomatokurzo 50-dinara - pogranda prezo - mi gajnis 600 milionojn” (da dinaraj cendoj, tio estas proksimume 50 000 eŭroj) “netprofite”, asertas S-ro Nordine M.renkontita en la ĉirkaŭaĵoj de M’Zirâa, 80 kilometrojn oriente de Biskra. “En unu sezono mi preskaŭ repagis mian investaĵon. Nun, estas nur supergajno!”

En mezo de marto, kiam finiĝis la sezono de vintraj tomatoj, oni daŭrigas la laboron semante melonojn aŭ akvomelonojn. Ankaŭ tiuj fruktoj alvenas al la bazaroj antaŭ tiuj produktitaj en la tradiciaj kampoj de la Nordo. Post kelkaj jaroj, kiam la posedanto de plantodomoj amasigis monŝparaĵon, li plantas junajn palmojn kaj tiel investas sian ŝparaĵon en daktiloj. Tiu kultivado estas multe pli sekura ol tiu de tomatoj aŭ melonoj: malpli da zorgoj, stabila rendimento, ĉiam alta vendoprezo (nun ĉirkaŭ po 5 eŭroj por kilogramo) kaj precipe aliro al eksportado. La fama deglet nour (“luma daktilo”), kies ĉefurbo estas Tolga, kvardek kilometrojn for de Biskra, tuj apud El-Ghrouss, estas la sola nutra produkto eksportata de Alĝerio. En dudeko da jaroj la nombro de daktilpalmoj pli ol duobliĝis: ĝi nun estas 18 milionoj, ties kvarono en Monto Ziban, kie riĉaĵegoj konstruiĝas.

La vilaĝo M’Zâa estas la plej videbla simbolo de tiu mirinda pliriĉiĝo. Tiu eteta vilaĝeto konsistanta el kelkaj malaltaj domoj antaŭ dek jaroj, prenas nun aspekton de bonhava dika urbeto, kie ĉiu posedanto volas elmontri sian novan riĉecon konstruigante grandegan domon kun tri aŭ kvar etaĝoj kaj tiom da ĉambroj, ke ĝi similas hoteleton. En decembro 2015, kiam grandega pogranda bazaro tutnova estis malfermiĝonta ĉe la fino de la ĉefa strato, kiu plilongiĝas ĉiumonate, ĉiujn noktojn ekde la tria matene, kamionoj registritaj en ĉiuj partoj de la lando jam viciĝis por kargiĝado. Du tagojn poste, tiuj tomatoj troveblas sur ĉiuj bazarvendejoj, por kontentiĝo de la konsumantoj, kiuj ofte memoras la mankojn de la jaroj 1960 ĝis 1990, kaj neniel volas revivi ilin.

Sed kiaj tomatoj? Tomatoj, kiujn pluraj el niaj kunparolantoj de Biskra volus manĝi “neniapreze kaj neniel!”. Ĉar la rendimento de plastakulturo ne povas esti tiom alta sen amasa uzo de kemiaĵoj, kiuj igas tiujn tomatojn danĝeraj por la konsumantoj: akaricidoj, fungicidoj, herbicidoj, baktericidoj, insekticidoj, ktp. “Amasa uzo de aldonitaĵoj (kemiaj) ekzistas ankaŭ en Eŭropo, substrekas Arezki Mekliche, instruisto en la Nacia supera lernejo por agrokulturo (ENSA) de Alĝero. Ĝi sekvas striktajn regulojn, kaj estas tre kontrolata. Sed en Alĝerio, tiu kontrolo estas malpli serioza. Ni aĉetas samspecajn produktojn faritajn en Ĉinio aŭ en Turkio, tre malpli kostajn ol Eŭropaj produktoj, sed ankaŭ malpli kontrolatajn. Precipe, la minimumaj tempoj inter uzo de la produkto kaj rikolto ne estas respektataj, kaj tio estas tre danĝera por la konsumontoj. Cetere tiuj tomatoj ne povus esti vendataj en Eŭropo, ĉar ili ne respektas la sanitarajn normojn.

Al tiu demando pri amasa uzo de danĝeraj produktoj aldoniĝas tiu pri akvo. Dum multaj jarcentoj Sahara agrikulturo funkciis ĉirkaŭ putoj kaj iuj reaperoj de subteraj akvotavoloj. La homoj sciis krei aŭ pluigi mirindajn oazojn perditajn en la dezerta vasteco, jen ekosistemojn, kiuj certigas ekvilibron inter homaj bezonoj kaj naturaj rimedoj (akvo, sed ankaŭ grundo kaj palma ombro) per lertaj teknikoj pri etaĝaj kultivadoj, recikligo de akvo kaj naturaj sterkaĵoj. Kaj la fellaho (kamparano), konscia pri la granda valoro de tiu utila likvo, zorgis ŝparadi ĝin. En Biskra kaj aliaj sudalĝeriaj lokoj (Vidu Florigi la dezerton), dekmiloj da boraĵoj tute malordigis la tradiciajn oazajn agmanierojn. Unue ili iom post iom elĉerpis la praajn akvofontojn. “Antaŭe oni boris ĝis 50 metrojn kaj oni havis tre sufiĉan fluon, rakontas S-ro Smaïn Benchouia, boristo de tridek jaroj en la tuta zono de Monto Ziban. Nun, necesas bori 250, eĉ 300 metrojn por havi la saman fluon.”

Loĝantaj en mizeraj dometaĉoj

La kvanto da akvo profunde pumpita estis dekobligita en tridek jaroj. Nu temas pri fosilia akvo, do preskaŭ nerenovigebla. “Kvazaŭ oni plenigis la benzinujon antaŭ ses mil jaroj, kaj oni nun veturas per ĝi”, klarigas Christian Leduc akvogeologo de la EsplorInstituto por Disvolviĝo (IRD) en Montpeliero. “Nun ĉiun jaron oni pumpas proksimume po 3 miliardoj da kubmetroj. Kun rezervo de 60 000 miliardoj, oni ne tuj paneos. Sed estas danĝero por la estonteco”. “Precipe, la kvalito de la akvo de la superaj tavoloj tre malboniĝis”, aldonas Nora Boucham, fakulo pri akvaj rimedoj de la Centro por scienca kaj teknika esploroj pri dezertaj regionoj (CRSTRA) en Biskra. “La procentoj de kloridoj kaj sulfatoj komenciĝas superi la trinkebleca normo”. Ĉi lastajn jarojn tiuj akvotavoloj ricevis parton de la kemiaĵoj abunde uzitaj en la plantodomoj. Nu ili ankaŭ fluas el la akvokranoj. Plie, en iuj lokoj oni observas miksiĝon inter subteraj akvotavoloj kaj uzitaj domakvoj, kun nitratoj kaj amonioj. Kaj tio ne estas ĉio. Ĉe iuj lokoj, kiam la subtera akvotavolo ne estas profunda (dek metroj) kaj ĝi subite ricevas, pro boraĵo 300 metra, milojn da kubmetroj de akvo, kiujn ĝi ne povas ensorbi, oni vidas reeliron de tiu akvotavolo, eĉ surface stagnajn akvojn. Tial miloj da palmoj estas nun mortantaj pro putriĝo de siaj radikoj. Kaj jen alia ruiniga fenomeno: tiu subtera akvo enhavas multajn mineralajn salojn - precipe gipson. Disverŝita sur la varmegaj grundoj de la dezerto, la akvo rapide vaporiĝas, sed la saloj restas, kaj formas sur la tera surfaco krustojn dikajn kaj densajn, kiuj definitive igas la terenojn neuzeblaj por ia ajn kultivado.

Ĉu pro kemia poluado ĉu pro krustiĝo, la terkulturistoj de Biskra ja scias ke terpeco neniam longe vivas. Ĉiu tria jaro, somere, ĉiu plantodomo estas tute malmuntita kaj movigita je keldekoj da metroj pli foren. Neniel gravas: la dezerto estas tiom vasta...

Kaj ankaŭ estas la homoj. Iuj posedantoj enkasigas gravajn profitojn. Lokaj familioj aŭ investintoj povas posedi plurajn centojn da plantodomoj. Jen ekzemplo: 400 plantodomoj ĉiuj luataj po “6 milionoj” (500 eŭroj) enspezigas 200 000 eŭrojn jare. Al tio ĝenerale aldoniĝas profitoj de rilataj aferoj: importado de aldonotaĵoj, konstruado de plantdomoj, boradoj... kaj komerco de deglet nour: 1000 daktilpalmoj enspezigas 90 000 eŭrojn jare.

Tiu sistemo baziĝas sur la laboro de miloj da kamplaboristoj, ofte junaj, kun diversaj statutoj. Iuj estas potage salajrataj, po 250 dinaroj hore (2,10 eŭroj). La taga salajro povas atingi 17 eŭrojn por ok horoj, sed kompleta monato neniam estas certa. Aliaj laboras kiel partfarmuloj de posedantoj, kontraŭ kvarono aŭ kvinono de la neta profito ĉe la sezonfino, laŭ zonoj. Fine aliaj luprenas porsezone terpecojn kaj provas sole eltiri maksimuman profiton.

Ĉe la fino de longa tervojo senfine zigzaganta tra tunelaj plantodomoj, S-ro Hocine F., 36-jara, dividas mizeran dometaĉon kun sia nevo Mustafa, 20-jara: kvar brikaj muroj kovritaj de ondolado, du eluzitaj matrasoj, tera grundo, unu ampolo, gashejtilo, du nigrigitaj kaseroloj. Vintre, la noktoj estas glaciigaj. Somere la temperaturo altiĝas ĝis 50° C. Devenintaj el Aïn Defla, agrikultura urbo inter Alĝero kaj Orano, la du viroj alvenis en tiun regionon antaŭ kvin jaroj. Unue potage salajrataj, poste partfarmuloj, ili ĵus ekis sian propran aferon luante dek plantodomojn en El Ghrouss: “La luprezo de plantodomo estas po 7 milionoj (600 eŭroj) jare”. Por la sezonfino, “se tomatoj daŭre vendiĝas 50 dinarojn”, ili esperas jaran netan profiton de 6000 eŭroj, po 3000 por ambaŭ. Sed atentu: neniu ekstraĵo eblas. La loĝejo devas esti senpaga (dometaĉo), nutraĵoj tre malriĉaj (ĉiutagaj terpomoj, preskaŭ neniam viando), kaj precipe, neniam malsaniĝi. Ĉar neniu el tiuj laboristoj havas socian asekuron, kaj la plej eta sanproblemo endanĝerigas ilian malfortan ekonomion. Ĉu ili plendas? “Tute ne! En Aïn Defla, tomatoj vendiĝas 10 dinarojn. Do, nu, vi komprenas...

Miloj da neleĝaj boraĵoj

La posedanto, S-ro Abderazak M., estas diplomita de la universitato de Biskra. Senlaborulo en la 1990-aj jaroj, li profitis, same kiel ĉiuj siaj kolegoj, ŝtatan disdonon de mono kaj terpecoj. “Antaŭe ja estis mi, kiu estis sub la plantodomoj. Sed hodiaŭ, mi estas 45-jara, kaj miaj brakoj eluziĝis”, li klarigas kun malgaja rideto, trinkante teon kun la luantoj. Ĉu Hocine kaj Mustafa pli bone prizorgas sian sanon, precipe rilate al kemiaĵoj? “Vi scias, nia vivo estas en la manoj de Dio...

120 km pli fore, oriente de Biskra, S-ro Habib C., 25-jara Marokano, ŝajnas havi pli bonan situacion. Bone taksita, kiel ĉiuj liaj samlandanoj, pro ilia lerteco pri tomatkulturo, li laboras en belega Kanaria plantodomo kaj ricevas monate salajron de 500 eŭroj, pagatan per eŭroj. Tamen li mem eĉ ne havas elekton por sia loĝejo. La konsento kun la posedanto malpermesas al li iri al vilaĝo: li devas resti ĉiujn tagojn en sia dometaĉo. Ĉar neniu Marokano havas laborpermeson. “Antaŭ ses monatoj, polico arestis du el ili, kiuj iris al vilaĝo, rakontas S-ro Nordine B., 27-jara, kiu regas la plantodomon de sia patro. Mi ricevis dumilionan (170 eŭroj) monpunon”.

Kiam ni renkontas lin, Habib estas disŝpruciganta akaricidon sen neniu protekto por siaj enspirvojoj: “Mi scias, ke tio estas malbona por mia sano. Sed, nu, tiel estas.” Nur liaj piedoj estas envolvitaj per malnovaj ŝiritaj plastaj sakoj, supozataj ebligi al malnovaj sportŝuoj daŭri plian sezonon. Ni ne scios pli: li devas daŭrigi la disŝprucigon de la kemiaĵo. Ni profitas tion por rapide eliri el la plantodomo, kun niaj gorĝoj kaj okuloj jam irititaj.

Kontraŭ la ekologiaj kaj sanitaraj danĝeroj de la disvolviĝo de agrikulturo en la regiono de Biskra, la Alĝeriaj regantoj ŝajnas malmulte agi. “La ŝtato ja bone scias, ke miloj da boraĵoj estas faritaj sen ia ajn permeso, aŭ kun falsaj permesoj”, denuncas S-ro Leduc. “Sed ĝi lasas fari.” Kiu plendus, cetere, pri sistemo el kiu ĉiuj profitas? Tio estas ia maniero redoni la petrolan monon, rimarkigas Omar Bessaoud, esploristo en la Agrokultura Instituto Mediteraneo de Montpeliero (IAMM). La helpoj de la ŝtato iras je 80% al grandaj investantoj, kaj 20% estas polverigitaj inter miloj da etaj felahoj. Tiel ĉiuj estas kontentaj. Tamen, baldaŭ, ĉar la necesa investmono pligrandiĝas (pro pli profundaj boraĵoj, Kanariaj plantodomoj, ktp), la etuloj riskas iom post iom malaperi. Kaj pri la amaso de Alĝeriaj kamplaboristoj, ĉiuj vidas ia aĉeto de socia paco. “La ŝtato preferas, ke la junuloj laboras kaj gajnas sian propran monon anstataŭ manifestacii en la stratoj kaj postuli helpojn. Kaj la homoj estas kontentaj pri abundo de fruktoj kaj legomoj en la bazaroj. Fine, oni favoras tujan socian intereson je la risko de neinversigebla ekologia difektiĝo, sed malrapida kaj malmulte videbla”, denuncas S-ro Hartani.

En Alĝerio, kiu malfacile industriiĝas, la eksperimento de la “pionira fronto” de Biskro, kiel nomas ĝin la internaciaj esploristoj, tre interesitaj de la afero, aperas kiel modelo por disvolviĝo. “Per kuntrena efiko, novaj industrioj instaliĝas en Biskra, konfirmas S-ro Agli. Agrinutraĵaj kompanioj, sed ankaŭ cementfabriko, kablokonstruado, ktp. Al kiuj aldoniĝas turismo, per 26 konstruataj hoteloj!” Per tia ritmo, la tomato de Biskra havas brilan futuron.

Pierre DAUM


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malarmigi la merkatojn, sezono 19-a

Atendante la Tobin-imposton

Ekzistas kelkaj reformoj, kies ĉiama prokrasto ne kaŭzas protestegojn. Tia estas la Tobin-imposto pri la financaj transakcioj, kiu atendas sian aplikadon de ... dek naŭ jaroj. Sine de la Eŭropa Unio, Francujo, zorgema avantaĝi siajn grandajn bankojn, longtempe oponis tiun projekton imposti la spekulajn kapitalmoviĝojn.

UNUE formulita de la usona ekonomikisto James Tobin (1918-2002), la ideo imposti la financon traboris sian vojon ĝis la eŭropaj rondoj post la krizo de 2008. En februaro 2013, dek unu landoj el la eŭro-zono — Francujo, Germanujo, Belgujo, Aŭstrujo, Slovenujo, Portugalujo, Greklando, Slovakujo, Italujo, Hispanujo kaj Estonujo — engaĝiĝis en la kreo de imposto pri la financaj transakcioj. Mildigita versio de la Tobin-projekto, ilia propono tamen konservis sian kapablon inciti la financo-mondon. Kiu trovis gravajn aliancanojn por sia fortega volo ĝin malhelpi: plurajn registarojn el la kontinento, denun malpli zorgemajn enkadrigi la financon ol certigi ties konkurenc-kapablon.

Tri jarojn post la komenco de la intertraktado, la starigo de la Tobin imposto “estas minacata de enŝlimiĝo”, laŭ la ĵurnalo Les Echos (8-a de marto 2016). Historio ŝajnas ripetiĝi rilate ĉi tiun projekton, kies ekfunkciigo estas, de dudek jaroj, konsiderata neevitebla... sed daŭre prokrastata.

Tobin la unuan fojon lanĉas sian ideon imposti la valuto-transakciojn en 1972. La celo: puni la spekuladon sur la monmerkato, kiun faciligas la nova internacia mona medio. Unu jaron antaŭe, la usona prezidanto Richard Nixon dekretis la finon de la or-konverteblo de dolaro, tiel eksigante la internacian monsistemon bazitan sur la interkonsentoj de Bretton Woods, subskribitaj en 1944. Ekde tiam, la prezoj de la monoj evoluas laŭ la merkato.

La principo de la Tobin-imposto simplas: aplikata al ĉiuj transakcioj, eĉ laŭ tre malalta kvoto, ĝi signife kreskigas la koston de la konstantaj ir-revenoj, kiuj karakterizas la mallong-tempajn spekulajn fluojn. Por la longdaŭraj, punktaj investoj, la imposto estus kvazaŭ sendolora*.

*  Vd Ibrahim Warde, “Le projet de taxe Tobin, bête noire des spéculateurs, cible des censeurs”, Le Monde diplomatique, februaro 1997.

La eŭropaj monaj krizoj de 1992 kaj 1993, kaj la disfalo de la meksika peso en 1994, pravigas Tobin: la merkatofortoj tute ne stabiligas la monsistemon, sed kontribuas al ĝia malstabiligo. Tutaj ekonomioj troviĝas minacataj de la amasa spekulado sur la valut-merkato. La Tobin-imposto tiam aperas sur la politikaj radaroj. En marto 1995, la franca prezidanto François Mitterrand ĝin proponas okaze de la prisociala pintkunveno de Kopenhago, sen tro da optimismo: “Tio estas tre malfacila kaj mi ne havas iluziojn, kiam temas pri financaj transakcioj.” Samjare la nomo de James Tobin estas elvokita dum la G7-kunveno en Halifax, kaj en la programo de la socialista kandidato Lionel Jospin al la franca prezidanteco.

La universitatanoj ne postrestas. En 1996, la Universitataj Eldonejoj de Oksfordo publikigas libron en kiu pluraj fakuloj de la internacia financo tre favore analizas la Tobin -imposton kaj ties efikon*. La ideo ricevas cetere la subtenon de eminentuloj, pri kiuj la financo ne povis plendi ĝis tiam, kiaj s-ro Jacques Delors (prezidanto de la eŭropa Komisiono de 1985 ĝis 1995), Boutros Boutros-Ghali (ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj de 1992 ĝis 1996) kaj Barber Conable (prezidanto de la Monda Banko de 1986 ĝis 1991).

*  Mahbub Ul Haq, Inge Kaul kaj Isabelle Grunberg (sub la dir. de), The Tobin Tax: Coping With Financial Volatility, Oxford University Press, 1996.

La Tobin-imposto eliras el la pied-notoj, ĝojas tiam la ekonomikisto John Williamson*. En la ĉefartikolo de Le Monde diplomatique, decembro 1997, Ignatio Ramonet alvokas “senarmigi la merkatojn” kaj krei organizaĵon, ATTAC, kies nomo unue signifas “Agado por Tobin-imposto por helpo al la civitanoj”. Fondita la postan jaron, la asocio rapide kreskas. Ĝi havas 30 000 aliĝantojn en 2003 kaj ĉeestas en 38 landoj*. En intervjuo de la germana ĵurnalo Der Spiegel, mallonge antaŭ sia morto, Tobin montras sin ĝoja vidi siajn ideojn sur la scenejo, tamen mallaŭdante la “fenestro-rompistojn”, kiujn li asociigas al tio, kion oni tiam nomas la “movado kontraŭ la tutmondiĝo” (2-a de septembro 2001).

*  Citita de Olivier Damette en “Quel avenir pour une taxe Tobin?”, Mondes en développement, n-ro 140, Nancy, aprilo 2007.
*  En 2015, la asocio Attac (akronimo nun signifanta “Association pour la taxation des transactions financières et pour l’action citoyenne” Asocio por la impostado de la financaj transakcioj kaj por civitana agado) enhavis 9 650 membrojn en Francujo.
La sprono de la krizo de 2008

POST la venko de la plurala maldekstro en la parlamentaj elektoj de 1997 en Francujo, s-ro Jospin, fariĝinta registarestro, taskas sian ministron pri financoj pristudi la projekton. S-ro Dominique Strauss-Kahn taksas ĝin “nefarebla”; li enmetas en buĝet-dokumenton oficialan raporton, kiu ĝin kritikas. Nova balota kampanjo por prezidanto, kaj nova interesiĝo: en aŭgusto 2001, sur la TF1-kanalo, la kandidato Jospin esprimas sian deziron, ke Francujo “proponu al la Eŭropa Unio fari internaci-nivelan iniciaton”.

S-ro Jospin perdas la baloton, sed lia kontraŭulo Jacques Chirac, reelektita, reprenas la ideon. Li starigas laborgrupon pri la novaj internaciaj financaj impostoj, en kiu ATTAC partoprenas. Prezidata de la alta ŝtat-funkciulo Jean- Pierre Landau, la grupo publikigas sian raporton en septembro 2004*. Fronte al la forta kresko de malegalecoj en la mondo, ĝi proponas la starigon de ĝeneralaj impostoj, inter kiuj la Tobin-imposto, eĉ se ĝi indikas, ke “la pristuditaj impostoj estas ekskluzive destinitaj ricevi enspezon por la disvolvado”. Alidirite, la fina celo de Tobin, lukti kontraŭ spekulado, estis forigita: de nun konvenas “konsideri malgrava la malekvilibron induktitan al la merkato”. La financo-mondo ne vere ektremas.

*  Jean-Pierre Landau, Les Nouvelles Contributions financières internationales, La Documentation française, kol. “Rapports officiels”, Parizo, septembro 2004.

La esenco de la raporto estas adoptita, sub impulso de s-ro Chirac, dum la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en decembro 2004. Dum ministra konferenco organizita de Parizo en februaro 2006, pluraj landoj engaĝiĝas adopti la proponon de internacia imposto pri aviadil-biletoj* venanta el la Landau-raporto; kaj trideko da landoj (ili nun estas sesdek ses) fondas la Gvid-grupon pri la ennovigaj financadoj por disvolvado kun la celo antaŭenigi projektojn de tutmondaj impostoj.

*  Komence, tridek landoj engaĝiĝis apliki tiun imposton; nun, nur naŭ landoj aplikas ĝin: Kameruno, Ĉilio, Kongo, Sud-Koreujo, Francujo, Madagaskaro, Malio, Maŭricio kaj Niĝero.

Imposti la financon, eĉ se modeste: tiu ambicio ne plaĉas al la gajninto de la franca prezidanta elekto de 2007. Apenaŭ elektita, s-ro Nicolas Sarkozy taskas sian ministron pri ekonomio kaj financoj, s-ino Christine Lagarde, nuligi la imposton pri la borsaj operacioj, modesta varianto de la imposto pri la financaj transakcioj, kiu datumis de 1893. La ministro tiam deklaras: “Tio estas ago, kiu kontribuos plifortigi la allogecon de Parizo kiel financa loko*.”

*  Debato en la Senato, Parizo, 23-a de novembro 2007. Citita de Serge Halimi, “Post Tobino”, Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2012.

La krizo de 2008 ŝanĝas la situacion kaj estigas neatenditajn returniĝojn. S-ro Adair Turner, eksa ĝenerala direktoro de la Brita Konfederacio de Industrio (BKI) kaj prezidanto de la brita instanco de kontrolo de la financaj merkatoj, koncedas en aŭgusto 2009, ke parto de la City-aktivaĵoj estas “socie neutila*. Li sin deklaras favora al Tobin-imposto. Kelkajn monatojn poste, la G20-kunveno de Pitsburgo komisias la Internacian Mon-Fonduson (IMF) fari proponojn celantajn pli bonan sistem-reguligon. La eŭropaj regantoj invitas ĝin “ekzameni ĉiujn disponeblajn opciojn”, inkluzive tiun de ĝenerala imposto pri la financaj transakcioj (IFT), unuvorte Tobin-imposto, kiu aplikiĝu, trans la valut-merkato, al ĉiuj financaj merkatoj.

*  The Telegraph, Londono, 26-a de aŭgusto 2009.

La IFT-projekto tamen renkontas oponon de Usono kaj Kanado. La tiama ĝenerala direktoro de la IMF, s-ro Strauss-Kahn, ne ŝanĝis sian opinion depost sia paso en la franca financ-ministrejo: li kontraŭas projekton, kiun li taksas “tute naive simpla” kaj “verŝajne tute ne aplikebla” sen esti ĉirkaŭirita*. La impostoj pri la borsaj merkatoj tamen ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas en pluraj landoj. Etendi ilin al la transakcioj okazantaj ekster la reguligataj merkatoj ja eblas. Sufiĉas por tio depreni la imposton ĉe la nivelo de la perantoj, ekzemple la likvidaj kasoj uzataj por la pago*.

*  “IMF to assess G-20 progress on recovery, mulls financial levy”, Internacia Mon-Fonduso, Vaŝingtono, DC, novembro 2009.
*  Por pli da precizigoj, vd. la multajn studaĵojn de la aŭstra ekonomikisto Stephan Schulmeister rilatajn al la starigo de la imposto pri la financaj transakcioj.

Kiel ajn, la IFT ne estas en la raporto liverita en aprilo 2010 de la IMF, kiu preferas al ĝi du simplajn bankajn impostojn, kies celo estas... financi la rekapitaligon de la bankoj en malfacila situacio! La modestaj proponoj de la IMF ne plaĉas al la G20 okaze de ties kunveno de 2010 en Toronto. Sed la IFT ankaŭ ne enestas en ties rezolucioj.

Ĉu la principaj intencoj “pagigi la financon” malaperis? Ne en Germanujo, kie la kancelierino Angela Merkel avertis: se la G20 ne adoptas la IFT, ŝi proponos ĝin al la Eŭropa Unio. Ŝi ricevis la subtenon de s-ro Sarkozy okaze de la franc-germana pintkunveno de junio 2010, dek tagojn antaŭ la G20-kunveno de Toronto.

La vojo ŝajnas do libera por projekto de eŭropa IFT. En Bruselo la Parlamento subtenas la ideon en marto 2011, sekvata de la Komisiono, kiu prezentas direktivo-proponon por eŭropa imposto pri la financaj transakcioj. Tiu klare distingiĝas de la unua propono de Tobin, ĉar ĝi ne aplikiĝas al la valuto-transakcioj. Ĝia bazo tamen restas relative larĝa: ĝi koncernas ĉiujn aliajn financajn merkatojn, aplikiĝas al ĉiuj iliaj agantoj kaj ĉiuj iloj. Tobin prikonsideris la kvoton 0,5%; La kvotoj deciditaj de la Komisiono estas 0,1% por la akcioj kaj obligacioj, kaj 0,01% por la derivaĵoj. Oni taksas la enspezojn je 30 miliardoj da eŭroj jare, dividendaj inter la buĝeto de la Eŭropa Unio kaj tiu de la ŝtatoj.

Kellkajn monatojn antaŭ la porprezidantaj elektoj de 2012, s-ro Sarkozy anoncas la ekaplikon de “franca Tobin-imposto” sur mallarĝa bazo (precipe la akcioj emisiitaj de cento da francaj entreprenoj). Do ja pli ĝuste simpla borso-imposto, simila al tiu, kiun li forigis en 2007...

La socialista kandidato ne postrestas. Dum la nun fama parolado en Le Bourget, la 22-an de januaro 2012, s-ro François Hollande nomas la “malamikon”, kiun li elektis al si: la financo. Por ĝin venki, li promesas plifortigi la francan IFT kaj adoptigi “ambician” imposton pri la transakcioj eŭropskale.

Alvoko esti “realisma”

SED, elektita prezidanto, s-ro Hollande tuj forgesas parton de siaj promesoj. La nova parlamenta plimulto plialtigas la kvoton de la franca borsa imposto de 0,1 al 0,2%, sed konservas bazon kaj kvoton malpli grandajn ol tiuj de Britujo kun la stamp duty. La registaro cetere rifuzas, la postan jaron, kaj en junio 2014, amendojn celantajn plilarĝigi la imposton al la “entagaj” (intra-day) operacioj kaj sankcii la altfrekvencajn transakciojn high-frequency trading. Je la eŭropa skalo, manke de unuanimeco, dek unu el la dudek ok membro-ŝtatoj interkonsentas, sub impulso de Germanujo kaj Francujo, por daŭrigi la projekton laŭ formo de “firmigita kunlaborado”. La konsilio de la financ-ministroj de la Unio en februaro 2013 oficialigas la procezon.

Depost tiam, Parizo ne ceŝis ĝenadi la projekton de eŭropa imposto. En julio 2013, la ministro pri financoj Pierre Moscovici ekas okaze de la internaciaj renkontiĝoj de Parizo Europlace. Li kritikas la projekton de la Eŭropa Komisiono kiel “malmoderan”, alvokas Bruselon montriĝi “pragmatisma kaj realisma” kaj promesas “plibonigi” la proponon de la Komisiono. Promeso plenumita (ĉi-foje): Francujo blokas la eŭropan intertraktadon multigante la petojn pri esceptaj sendevigoj, aparte koncerne la derivaĵojn, kiuj estas specialaĵo de la francaj bankoj.

En januaro 2014, s-ro Moscovici organizas franc-germanan pintkunvenon celantan trovi “realisman” kompromison: “Se oni agas tiel, ke ne plu estu financaj merkatoj en Eŭropo, ke ne plu estu Borsoj en Eŭropo, li avertas, la financaj resursoj iros al Londono” (France-Info, 27-a de januaro 2014). Sed la streboj de la franca registaro stumblas sur la decidemo de kelkaj el la partneroj, precipe Germanujo. La kancelierino ne intencas cedi: la “larĝa” eŭropa IFT havas lokon en la koalicio-kontrakto, kiun ŝi subskribis kun la social-demokratoj por formi sian registaron. La franc-germana pintkunveno finiĝas malsukcese. Berlino rifuzas akcepti la sendevigojn proponitajn de Francujo.

La 9-an de julio 2014, okaze de la internaciaj renkontiĝoj de Parizo Europlace, la nova franca ministro pri financoj Michel Sapin konfirmas, ke li ne akceptos “projekton, kiu estas malekvilibriga por nia financa loko”. Sed la obstino de Francujo ne alportas sukceson. En decembro 2014, la ministroj pri financo de la dek unu landoj engaĝitaj en la eŭropa IFT-projekto rifuzas ĝian proponon. La 30-an de marto 2015, Parizo kaj Berlino finfine atingas komunan pozicion: larĝan imposton, sed kun malaltaj kvotoj. “Francujo denove iniciatos, por ke tiu imposto estu preta kiam necesos, tio estas dum la COP 21*, promesas ordonema François Hollande iom antaŭ la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri klimato, kiu okazas en Parizo fine de 2015.

*  Agence France-Presse, 10-a de septembre 2015.

Pro prokrastaj diskutaĉoj kaj ĉikanoj, la intertrakto eterniĝas. Kelkaj delegacioj petas esceptajn sendevigojn; Estonujo retiriĝas. Tio ne nuligas la proceduron de firmigita kunlaborado, kiu postulas partoprenon de minimume naŭ landoj; sed laŭ s-ro Sapin, kiu esprimas sian “maltrankvilon”, la intertraktado estas “en situacio de blokita bildo”*. La politikaj malfacilaĵoj en Hispanujo kaj en Slovakujo malhelpas laŭ li tiujn ŝtatojn doni sian konsenton antaŭ la venonta templimo fiksita je junio 2016. “La imposto pri la financaj transakcioj malrapide mortiĝas”, titolas la germana financa ĵurnalo Handelsblatt*. Por Peter Wahl, germana ekonomikisto kaj historia aktivulo por la IFT, interkonsento, eĉ se elreviĝa, devos tamen okazi. Malsukceso en tiu fina etapo havus gravan politikan koston por s-ro Hollande same kiel por s-ino Merkel. Sed oni tiam estos verŝajne tre malproksime de la projekto de James Tobin...

*  Reuters, 10-a de marto 2016.
*  Ruth Berschens kaj Jan Hildebrand, “Financial transaction tax dies quietly”, Handelsblatt Global Edition, 16-a de februaro 2016.

Frédéric LEMAIRE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dudek milionoj da usonanoj ekzilitaj el la urboj

La ordinaruloj de la moveblaj domoj

En Usono, eĉ la malriĉuloj povas fariĝi domposedantoj: ili nur devas aĉeti moveblan domon kontraŭ apenaŭ pli ol la prezo de aŭto, kaj poste trovi parcelon. Ĝuste tiam komenciĝas la problemoj ...

En la eta ĝardeno ĉirkaŭanta sian domon, Francisco Guzman ne rajtas lasi objektojn disĵetitaj. Li ne povas porti la rubujon eksteren antaŭ la tago de la rubkolekto, nek li povas aŭskulti muzikon ekstere. “Mi povas havi dorlotbeston, sed ĝia alteco devas esti ne pli ol 40 centimetroj. Kaj se mi volas gastigi amikon, aŭ eĉ miajn fraton aŭ patrinon, mi devas peti permeson de la administranto. Kaj ĉi tiu estas mia hejmo! Estas nekredeble!” Kvankam Guzman kaj lia vivpartnerino proprietas sian hejmon, domo kun du dormoĉambroj pretkonstruita en fabriko, ili luas sian parcelon en trailer park (parkejo de moveblaj domoj) en Aurora, Koloradio].

Por okupi unu el la 440 parceloj, la juna paro pagas 500 dolarojn (460 eŭrojn) monate. Aldone ili repagas 250 dolarojn monate de la okjara kredito kiun ili aranĝis por aĉeti sian triĉambran hejmon de 75 kvadrataj metroj. Ĝi estas tipa movebla hejmo de la 1970aj jaroj: plata tegmento, aluminiaj eksteraj muroj kaj blanka fasado flavigita de la tempopaso. “La lupago kovras fluakvon, kloakaron kaj forporton de rubo; eĉ estas malgranda komuna naĝejo” diris Guzman. “Kompreneble mi volas havi veran hejmon kun vera ĝardeno, kaj ne havi najbaron kvin metrojn de mia hejmo. Sed kontraŭ 500 dolaroj tio ne eblas en Aurora.” Gesinjoroj Guzman havas nur malgrandan enspezon: li laboras ĉe benzinejo, ŝi foje anstataŭige laboras ĉe dompuriga firmao, kaj kune ili perlaboras 2 000 dolarojn monate.

Kvin cent dolaroj estas malmulto por la senĉarma seninteresa antaŭurbo en kiu ili loĝas, sed ĝi estas proksima al Denvero, la vigla ĉefurbo de la ŝtato, kie la prezoj de nemoveblaĵoj estas kreskintaj 50% de post 2012. En oktobro 2015, ne estis loĝejo luebla en Aurora kontraŭ malpli ol mil dolaroj, kaj la plej malkara domo (kiu bezonis kompletan renovigon) kostis 130 000 dolarojn. En tiu sama monato, simile granda movebla hejmo (konstruita en 1973) estis proponita por vendo kontraŭ 14 500 dolaroj, kaj lupagoj en parkejoj estis inter 400 kaj 600 dolarojn monate. “Ne estas vakantaĵoj nunmomente. Vi devas registriĝi sur la atendolisto. Sed estas granda nombro de vendoj, parcelo povas rapide vendiĝi” diris la administranto de Friendly Village.

Aurora havas naŭ grandajn parkejojn de moveblaj domoj kun entute pli ol 2 500 parceloj. La plimulto estas sur aŭ apud bulvardo Colfax, en nealloga periferia antaŭurbo. Inter ili estas Hillcrest Village, proprietata de Equity Lifestyle Properties, la plej granda el la nemoveblaĵaj firmaoj kun 140 000 parceloj tra la tuta lando; Green Acres (sole por maljunuloj); Foxridge Farm, Cedar Village, Meadows. La monotonecon de la dispozicio povas maski nek ĉi tiuj kamparaj nomoj* nek la penoj de loĝantoj ornami siajn fasadojn per usonaj flagoj, statuoj de la Virgulino Maria kaj floroj.

*  ’Hillcrest Village’, ‘Meadows’, ‘Cedar Village’ signifas respektive ‘vilaĝo sur la monteto’, ‘prerio’, ‘vilaĝo de la cedro’.

Samkiel kvartaloj de socialaj loĝejoj konstruitaj dum la jardekoj post la Dua Mondmilito, la parkejoj de moveblaj domoj en Aurora estas konceptitaj tute alimaniere ol klasikaj urbaj strukturoj, kaj estas apartigitaj de la cetera urbo, kun sia propra vojreto, signaĵaro kaj dispozicio. Ortangulaj parceloj estas lokitaj orte al la mallarĝaj, nebone pavimitaj, vojoj; ilin apartigas malalta heĝo, ĉeno aŭ nura linio desegnita sur la tero. Ĉiu parcelo havas numeron kiu aperas en la adreso de la loĝanto apud la nomo de la parkejo. “Foje, ni preferus ne diri ke ni loĝas en parkejo, sed tuj post kiam oni vidas nian adreson, oni scias” lamentis s-ro Guzman. “Kaj tio foje kaŭzas problemojn. Iuj eble diros, ‘Li loĝas en ‘trailer park’, mi ne dungos lin ĉar li kaŭzos ĝenojn’.”

Malkaraj loĝejoj senkoste por la ŝtato.

Aĉeti moveblan domon en Usono estas simple kaj malmultekoste. Malkiel tradiciaj domoj, konstruitaj sur konstantaj parceloj fare de masonistoj, elektristoj, ĉarpentistoj, tubistoj ktp., ili estas tute konstruitaj en fabrikoj fare de nekvalifikitaj laboristoj. Ili eliras de sur la ĉenstablo uzpretaj kontraŭ konkurenciva prezo. Kaj, eluziĝinte kaj malplivaloriĝinte kun la tempopaso (iom kiel aŭtomobilo), modeloj konstruitaj en la 1960aj kaj 1970aj jaroj foje vendiĝas kontraŭ malpli ol dek mil dolaroj. Por nova modelo, la plej malaltaj prezoj estas 25 000 dolaroj por 70 kvadrataj metroj, enkalkulinte la liveron. Dudek milionoj da usonanoj loĝas en moveblaj domoj hodiaŭ, el kiuj 23% estas emeritoj, kompare kun naŭ milionoj en 1975. En Usono estas sepoble pli da moveblaj domoj (8,6 milionoj da unuoj) ol da unuoj de socialaj loĝejoj kun malaltaj lupagoj (1,2 milionoj)* . La loĝantoj estas plejparte familioj de malalta soci-ekonomika nivelo kies mediana jarenspezo en 2011 estis malpli ol duono de la nacia mediano (26 000 dolaroj kompare kun 52 000 dolaroj)*. Ili tial servas kiel socialaj loĝejoj senkoste por la publikaj aŭtoritatuloj, kiuj ne devas konstrui ilin, kaj faras grandajn profitojn por la fabrikistoj kiuj vendas ilin.

*  ’American housing survey’, US Census Bureau, Suitland (Maryland), 2013; ‘Mobile homes, the low-cost housing hoax’, raporto de la Center for Auto Safety, Grossman Publishers, Novjorko, 1975.
*  ’American housing survey’, US Census Bureau, 2013.

La ĉefa problemo ne estas aĉeti moveblan domon, sed trovi parcelon por ĝi” avertis la dungito de filio de Clayton Homes, la ĉefa vendanto de “fabrikitaj domoj” en Usono. La plimulto de usonaj urboj havas striktajn terzonajn regulojn kiuj malpermesas la situigon de moveblaj domoj sur privata tero krom en precize difinitaj lokoj kiuj jam estas plenplenaj. Laŭdire, moveblaj domoj malplivalorigas la apudan teron, tial magistratoj ne emas ilin permesi. Sekve, krom se la posedantoj volas iri malproksime en la kamparon, multaj el ili ne povas ne sin turni al privataj parkejoj kiuj loĝigas dek du milionojn da usonanoj*.

*  Gary Rivlin, ‘The cold, hard lessons of mobile home U.’, The New York Times Magazine, la 16a de marto, 2014.

Ju pli oni proksimiĝas al Nov-Meksiko, des pli kreskas la nombro de moveblaj domoj. En tiu ŝtato, ili konsistigas pli ol 15% de ĉiuj loĝejoj. La domoj dise troviĝas laŭlonge de la randoj de autovojoj kaj kamparaj vojetoj, kie la loĝdenseco estas pli malalta kaj terzonaj reguloj estas malpli striktaj. En la urbo Trinidad, en Koloradio, ili grupiĝas en dek du malgrandaj parkejoj sur malkaraj parceloj sur la marĝenoj de la urbo. Ĉi tiuj novaj loĝdomaj zonoj neniel similas armeajn tendarojn kaj mankas al ili la senpersoneco de parkejoj en Aurora.

Trinidad, kun loĝantaro de 8 000, kuŝas en la antaŭmontoj de la Roka Montaro ĉe la ŝtatlimo kun Nov-Meksiko. La urbo havis sian zeniton en la fruaj jaroj de la dudeka jarcento danke al karbominado kaj la evoluigo de la fervojaro. Sed de post la Dua Mondmilito, la urbo perdis 40% de sia loĝantaro kaj hodiaŭ estas nur kelkaj restaĵoj de ĝia prospera pasintaĵo: siatempa granda hotelo sur la ĉefstrato, la majesta biblioteko konstruita en 1904 per donaco de la ŝtalbarono Andrew Carnegie, kaj vaporlokomotivo elmontrata en la aŭtoparkejo de la superbazaro. “Laboro mankas. Mi loĝis ĉi tie kvin jarojn, sed mi neniam havis laborpostenon pli longe ol du monatojn” diris Jacqueline Johnson. Delonga dungito de hospitalo en Lasvegaso, ŝi fuĝis el Nevado post kiam ŝi forlasis sian edzon en 2010 kaj ekloĝis kun sia duonfratino en motela ĉambro. “Komence, ni du kundividis unu ĉambron, kun la kuirejo tuj apud la lito. Poste ni luis ĉi tiun moveblan domon kontraŭ 550 dolaroj monate. Ĝi estas tre altekosta, sed ĝi havas tri ĉambrojn, veran kuirejon, kaj oni povas manĝi ekstere en bona vetero.”

La komunuma vivo nutras klaĉojn

Enkalkulante socialajn subvenciojn kaj laŭokaza laboro, la fratinoj havas enspezon de proksimume 2 000 dolaroj monate. “Post kiam ni pagis la koston de nutraĵo kaj fakturoj, preskaŭ neniom restas al ni” Johnson diris. “Kaj ni havas nur unu aŭtomobilon inter ni du.” Tio estas grava malhelpo ĉi tie, kie nenio estas atingebla piedire krom ĉina restoracio kaj ĝia tuttaga memserva bufedo. “Kiam mi bezonas la aŭton kaj mia fratino estas malfrua, mi tre koleriĝas. Sed ĉi tie, ĉiu konas ĉiun, ĉiam estas najbaro por konduki nin ien. Parkejo de moveblaj domoj estas vera komunumo”.

Laŭ Harry Vallejos, emerita loĝanto de la parkejo Cedar Ridge en Trinidad, ĝi similas “familieton”. Li pagas lupagon de 250 dolaroj monate. Ne povante facile piediri pro malsano, li pasigas la pliparton de sia tempo ĉe la parkejo. Li konas ĉiujn loĝantojn, ilian familian situacion. iliajn politikajn opiniojn kaj kiel ili pasigas ĉiun tagon: Annie McDaniel, 91, kiu jam ne povas stiri aŭtomobilon kaj estas vizitata de sia filino dufoje ĉiun semajnon; Harold kaj Hannelore Thomason, 85, kiuj loĝas ĉi tie jam 40 jarojn, ktp.

Al la vivo en parkejo de moveblaj domoj mankas kaj la intimeco de tradicia domo, kie oni povas rifuĝi en malantaŭa ĝardeno, kaj la anonimeco de apartamentaro. Per ekrigardo el sia fenestro, loĝanto povas scii ĉu najbaro estas hejme aŭ iris labori, havas gastojn aŭ havas ŝtopitajn defluilojn. Nemalofte oni aŭdas kriegojn kaj brufermitajn pordojn. Kvankam la komunuma vivo faciligas amikiĝon kun la najbaroj, ĝi ankaŭ nutras onidirojn kaj klaĉaĵojn.

En Cedar Ridge estas dudek domoj plejparte posedataj kaj okupataj de maljunuloj. La malmultaj nemaljunuloj, inter ili familio lastatempe alveninta el Teksaso, kaj viro kiu okupas sian moveblan domon nur kelkajn monatojn ĉiujare, vekas suspekton ĉe la pli aĝaj loĝantoj. “Ĉe ili estas konstanta irado tien kaj reen, kaj mi devas gardi mian havaĵon” diris s-ro Vallejos, kvankam li ankaŭ insistis ke ĉi tiu estas “la plej bona komunumo en Trinidad”.

Ĉi tiu emerito nepre ne loĝus en parkejo Almar pro ĝia malbona reputacio. En printempo 2015, policistoj tie mortpafis junan nigrulon kiu sin kaŝis en neokupata kabano. Ĉiuj memoras la okazaĵon kiu estis vaste priraportita de lokaj televidostacioj. Por doni konfidon al eventualaj luantoj “ni konstante patrolas, aŭ mi aŭ mia edzo” diris la administrantino. “Mia filo faras la bontenadon, li patrolas tra la parkejo, kaj lia koramikino ankaŭ. La patro de Nicky (loĝanto de la parkejo) estas polica komisaro kaj miaj fratoj ankaŭ loĝas ĉi tie. Jen, ĉiu kontrolas ĉiun. Mi elpelas multajn malbonajn luantojn!”.

Ŝi pludiris ke nepre evitenda estas parkejo Lakeside kiu malfermiĝis antaŭ 15 jaroj. Ĝi estas nenio pli ol granda kvadrato da tero kaj ŝtonetoj kiu fariĝas koto en la unua ŝtormo. La lupago por malplena parcelo estas 150 dolaroj monate; kontraŭ ekstraj 300 dolaroj oni povas havi malnovan moveblan domon kun tri ĉambroj. Nekutime por Trinidad, Lakeside havas kelkajn vakantaĵojn malgraŭ tio, ke la lupagoj estas la plej malaltaj en la urbo. “Neniu volas loĝi tie. Estas problemoj pri drogoj, interbatiĝoj, pafatencoj. Tio estas tre malbona por la kvartalo” diris virino kiu posedas modestan domon 200 metrojn malproksime. Kiam ni petis de ŝi pliajn detalojn, ŝi hezitis kaj diris, ke ŝi ofte aŭdas sirenojn, tiam, aspektante ĉagrenita, ŝi deklaris ke ŝi “ne ŝatas ĵurnalistojn”. Poste, ŝi agnoskis ke ŝi neniam vizitis la parkejon kaj konas neniujn el la loĝantoj.

Moveblaj domoj ĉiam havis negativan reputacion en Usono. Kvankam en ili loĝas 8,7% de afrikusonanoj, la usonanoj ĝenerale ilin asocias kun la blanka subklaso white trash (t.e. blankulaĉoj), kaj malŝate nomas iliajn okupantojn ‘trailer trash’ (ruldomulaĉoj), ĝuste kiel ili asocias kvartalojn de socialaj loĝejoj kun nigruloj*. Ĉi tio devenas de la jaroj inter la du mondmilitoj kiam migraj komizoj, terlaboristoj kaj konstrulaboristoj, kiuj travojaĝis la landon en ruldomoj, ofte estis akuzitaj pri malmoraleco kaj ke ili ne pagas impostojn en la urboj kie ili ekloĝas. En 1937, la revuo Fortune priskribis “superplenajn koloniojn el kadukaj migraj hoteloj*.

*  Vidu Sylvie Laurent, ‘Poor White Trash. La pauvreté odieuse du Blanc américain’, Presses de la Sorbonne, Parizo, 2011.
*  Citita en John Fraser Hart, Michelle J. Rhodes kaj John T. Morgan, ‘The Unknown World of the Mobile Home’, The Johns Hopkins University Press, Baltimore kaj Londono, 2002.

La loĝantaro de moveblaj domoj ŝanĝiĝis en la 1950aj jaroj, kiam venis sur la merkaton modeloj kun larĝo de 3 metroj, kompare kun la antaŭaj 2,4 metroj, kio ebligis ke oni atingu la duan ĉambron sen trapasi la unuan. Tiutempe estis loĝeja krizo, kaj la plibonigita privateco instigis al multaj usonanoj kun malaltaj enspezoj, precipe maljunuloj kaj junaj laboristaj paroj, fari el ĉi tiuj domoj siajn konstantajn hejmojn. La lastaj modeloj atingas larĝon de tiom, kiom 5 metroj kaj, en la parkejoj de moveblaj domoj por emeritoj de Florido kaj Kalifornio, estas luksaj modeloj proksimaj al jaĥthavenoj kaj golfejoj. Kaj la industrio jam ne ilin nomas “moveblaj domoj” sed “fabrikitaj domoj”.

Sed trompa vortludo fare de kelkaj industriistoj malofte sufiĉas por ŝanĝi reputacion. Lokaj televidaj novaĵoj estas plenaj de raportoj pri pafatencoj, policaj rastadoj kaj drogrilataj okazintaĵoj ĉe parkejoj de moveblaj domoj. En YouTube oni povas spekti Trailer Park Boys, pseŭdo-dokumentfilma televidserio kiu estas elsendata dum 15 jaroj en Kanado kaj Usono, pri la misaventuroj de grupo de simplamensaj loĝantoj de parkejo, el kiuj kelkaj foje enprizoniĝas pro deliktoj. Furorfilmoj kiel Boys Don’t Cry (1999) kaj 8 Mile (2002), historio pri la frua vivo de la repkantisto Eminem, ankaŭ prezentas la parkejojn kiel lokojn plagatajn de perforto. Eĉ la pli subtila portretado de novhampŝira komunumo en la romano Trailerpark (1981) de Russell Banks daŭrigas la temojn de drogoj kaj alkoholaĵoj.

Kun tia bildo en la populara kulturo, estas neniel surprize ke multaj el la enloĝantoj de Trinidad havas fortajn opiniojn pri la okupantoj de moveblaj domoj. “Ili diras ĉiajn sensencaĵojn pri ni” plendas loĝantino de Lakeside kiu preferis resti anonima. “La plimulto de ni estas honestaj kaj penlaboras, ĉi tiu estas bona loko por loĝi. Sed estas multaj lueblaj ruldomoj kaj la luantoj konstante ŝanĝiĝas. Estas do normale ke foje estas malbonuloj. Aktuale, ni havas gejunulojn kiuj kanabumas tuttage. Ili havas ferocan hundon kiu bojas kiam iu pasas.” Ĉi tiu fraŭlino ankaŭ akuzas ke la proprietulo, emerita instruistino ankaŭ loĝanta en Trinidad, ne estas zorgema kiam ŝi akceptas luantojn, kaj ne postulas de ili antaŭpagon kontraŭ damaĝoj: “Ŝi nur volas plenigi vakajn parcelojn kaj gravas al ŝi ne pli ol merdo tiuj, kiuj loĝas ĉi tie. Ŝi entute neglektas la parkejon. Kiam ni havas problemon, ŝi neniam respondas; ŝi ne faras sian devon.

Loĝantoj estas eldomigeblaj post antaŭsciigo de sepdek du horoj.

Laŭ Dave Anderson, administra direktoro de la asocio All Parks Alliance for Change kiu defendas la interesojn de posedantoj de moveblaj domoj, ĉi tiu estas tipa problemo en kamparaj lokoj. “En la urboj, kiuj estas dense loĝataj kaj kie la terprezo estas alta, la riskoj por la okupantoj estas oftaj pliigoj de lupagoj kaj ke ili estos eldomigitaj por fari spacon por pli profitodonaj nemoveblaĵaj projektoj. En kamparaj komunumoj, ĉi tiuj problemoj ne vere ekzistas. Sed povas esti ke la proprietuloj de la pli malgrandaj parkejoj ne havas sufiĉe da kapitalo por fari riparojn kiam estas granda problemo pri la kloakaro aŭ la akvoprovizo.” Kaj loĝi en familia parkejo en urbeto ne nepre protektas kontraŭ pliigoj de lupagoj. Lupagoj ĉe Almar en Trinidad altiĝis 11% lastan novembron, de 220 dolaroj al 245 dolaroj, malgraŭ tio ke ili jam estis pliigitaj antaŭ du jaroj.

En la plimulto de la ŝtatoj de Usono, efektive, neniu leĝo malhelpas, ke proprietuloj de parkejoj pliigu lupagojn, kondiĉe ke ili donu al la luantoj antaŭsciigon de kelkaj semajnoj. Tio estas inter la unuaj aferoj kiuj Frank Rolfe instruas al studentoj ĉe sia “universitato de moveblaj domoj.” Licenciulo en ekonomiko de la Universitato de Kalifornio ĉe Stanford, li kaj lia komerca partnero Dave Reynolds riĉiĝis per investado je parkejoj de moveblaj domoj. Ekde nulo en 1996, li fieras pri tio ke hodiaŭ li havas la sesan plej grandan entreprenon en la sektoro kun 70 parkejoj disvastiĝintaj tra la tuta lando - “krom en Kalifornio, Florido kaj NovJorkio, kie leĝoj tro favoras al luantoj”.

Forte dezirante pludoni sian ekspertizon, s-roj Rolfe kaj Reynolds malfermis tritagan intensan kurson kontraŭ kosto de du mil dolaroj. Ĝi instruas la fundamentojn de la administrado de parkejo: estu malcedema en kazoj de malfruaj lupagoj, trudu monpunojn pro malobservoj de la reguloj, ne instalu kundividatajn servojn kiel lavadejoj kiuj povus krei nenecesajn kostojn, eldomigu nedezirindajn luantojn. “La lernantoj plejparte estas altrangaj profesiuloj kvindek-kelk-jaraj, seniluziiĝintaj pro la rentumindico el investoj ĉe la usona borso. Nun estas bonega tempo partopreni la komercon de parkejoj de moveblaj domoj ĉar la usona ekonomio estas en krizo de multaj jaroj, kaj estas forta mendado de malmultekostaj loĝejoj” diris Rolfe klare kaj nete. Ilia metodo sekvas tiun de konstruentreprenoj okupataj pri projektoj de reurbanizado: ili aĉetas malgrandajn parkejojn de moveblaj domoj, precipe etskalajn parkejojn proprietatajn de geedzoj kiuj ne volas klopodigi sin por plibonigi la profitadon; poste ili renovigas ilin, instalas kelkajn suplementajn servojn (akceptejon, lavadejon, ludejon, ktp.) kaj pliigas la lupagojn.

La luantoj estas senpovaj kontraŭ ĉi tiuj pliigoj. Moveblaj domoj nun havas larĝon de almenaŭ tri metroj kaj estas tre malfacile transporteblaj. Aŭtomobilo jam ne sufiĉas kaj oni bezonas specialan kamionon pli larĝan ol ordinara vojo. La kosto de la translokiĝo povas atingi kelk-milojn da dolaroj kaj multaj loĝantoj preferas aĉeti novan domon ol transloki tiun, kiun ili posedas. La nemovebleco de ĉi tiuj “moveblaj” domoj faras la okupantojn sendefendaj ĉar ili ne povas minaci foriri se la proprietulo neglektas ĝuste bonteni la parkejon aŭ pliigas la lupagojn.

Emily Montoya* ne scias kie ŝi trovus la monon se ŝi devus foriri Raton, urbeto de 6 500 enloĝantoj en Nov-Meksiko kie ŝi luas parcelon kontraŭ 150 dolaroj monate. Ĉi tiu juna virino, kiu loĝas kun siaj infanoj kaj vivpartnero, estas senlabora kaj la paro ne havas ŝparmonon. Malgraŭ tio, povus esti ke la familio baldaŭ devos transloĝiĝi. La Enchanted Hills Park (’la parkejo de la magiaj montetoj’) - apud la urba tombejo - estas vendota: 320 000 dolaroj por 8 hektaroj kaj 46 parceloj. “Mi eksciis kiam mi hejmenrevenis iun tagon, ili metis avizon ”Vendota“ ĉe la enirejo” ŝi diris. “Ni tute ne scias kiu aĉetos ĝin nek kio fariĝos al ĝi, sed ni scias ke ni ne povas pagi la koston de transloĝiĝo.

*  Nia intervjuato preferis uzi pseŭdonimon.

La najbaroj de s-ino Montoya kundividas ŝiajn timojn ĉar la leĝo en Nov-Meksiko malmulte protektas la luantojn de parkejoj. Ili povas esti eldomigitaj post antaŭsciigo de 72 horoj se ili ne pagis sian lupagon, kaj post antaŭsciigo de unu monato se ili rompas la regulojn aŭ “ĝenas aliajn luantojn.” Kaj se la parkejo fermiĝas, ili ricevas antaŭsciigon de nur du monatoj. “En iuj ŝtatoj, kiel Minesoto, se oni devas transloki sian hejmon, aŭ se ĝia kondiĉo estas tro malbona por esti translokita, la proprietulo de la parkejo devas pagi monkompenson. En iuj ŝtatoj oni ankaŭ rajtas kuniĝi kun la aliaj domposedantoj por aĉeti la parkejon kontraŭ la merkata prezo por establi kooperativon. Sed plejparte mankas garantioj por la loĝantoj” diris Dave Anderson. La parkejo en Raton verŝajne restos malfermita: la situo ne allogas konstruentreprenojn kaj, kiam oni havas teron en loko aprobita por moveblaj domoj, ankoraŭ estas plej konsilinde luigi ĝin kiel individuajn parcelojn.

En Kalifornio, oni trovas la malan situacion: la leĝo bone protektas luantojn, sed estas multaj konstruentreprenoj. En la daŭro de dudek jaroj, pli ol 400 parceloj malaperis en tiu ŝtato, forbalaitaj de la bolanta merkato de nemoveblaĵoj*. Ekde 2012, 400 loĝantoj de Palo Alto batalas kontraŭ la fermo de sia parkejo, la plej malnova en Silicon Valley, malgraŭ tio, ke la lupago estas mil dolaroj monate (trioble pli ol tiu de la plej malgrandaj loĝejoj en la urbo). Konsentinte la fermon, la magistrato ŝanĝis sian decidon kiam la protestoj kreskis al grandegaj proporcioj. Ĝi nun subtenas la loĝantojn kaj eĉ proponis aĉeti la parkejon: (39 milionoj da dolaroj por 1,8 hektaroj kaj 117 parceloj). La proprietulo de la parkejo rifuzis ĝian oferton ĉar la nemoveblaĵagentoj diras, ke la parkejo valoras pli ol 50 milionojn da dolaroj *.

*  Katie Kramon, ‘California’s affordable mobile home parks vanishing’, Peninsulapress.com, la 11a de marto, 2015.
*  Christina Passariello, ‘The fight to save a Silicon Valley trailer park’, The Wall Street Journal, Novjorko, la 14a de aŭgusto, 2015.

La kazo nun estas antaŭ la tribunalo. Ĝis kiam juĝo estos donita, la loĝantoj de Parkejo Buena Vista en Palo Alto ne estas pli certaj pri sia estonteco ol tiuj de la “magiaj montetoj” de Raton. Kiel Anderson diras, “Posedantoj de moveblaj domoj havas duoblan identecon. Kaj luigantoj kaj luantoj, ili estas kovrataj nek de leĝoj kiuj tradicie regas la rilaton inter luigantoj kaj luantoj, nek de la protekto asignita al proprietuloj.” Sen klara statuso, ili nur povas dependi de neniu krom si mem.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La rifuzo de liberkomerco

EN FRANCUJO, la manifestaciantoj kunigitaj de la movado Nuit debout [Nokte vigla] esperas, ke “konverĝo de la bataloj” ebligos etendi ilian influon al partoprenontoj malpli junaj, malpli diplomitaj, kaj eniĝi en internacian agadon. Unu el la temoj de ilia agado povus helpi al tiu duobla celo: la rifuzo de liberkomercaj traktatoj.*

*  Vd la dosieron “Les puissants redessinent le monde” [“La potenculoj redesegnas la mondon”], Le Monde diplomatique, junio 2014.

La meandroj de la komercaj interkonsentoj ofte malhelpas mobilizi, tiom malfacilas kompreni, kian etapon necesas rekte observi, kia dispono ŝajne teĥnika kaŝas socialan bombon. Tamen, malgraŭ la gurdado de la gvidaj rondoj, de la mastraro kaj de la ilin favorantaj komunikiloj, la decida kontraŭeco al tiuj traktatoj etendiĝas. La mobilizoj kontraŭ la granda transatlantika merkato (GTM, GMT en la franca kaj Tafta en la angla) estas fortaj en Germanujo kaj en Belgujo.* En Usono, ĉiuj precipaj kandidatoj por la prezidant-elektoj nun poziciiĝis kontraŭ la transpacifika partnereco (TPP, same en la angla, PTP en la franca). Nu, post la fino de la dua mondmilito la usona imperio ludis instigan rolon por la liberaligo de la komerco. Pri tiu punkto la interkonsento estis preskaŭ absoluta inter la sinsekvaj usonaj prezidantoj, ĉu demokrataj aŭ respublikanaj, de John Kennedy ĝis Ronald Reagan, de s-ro George W. Bush ĝis la prezidanto Barack Obama. Subite la liberala lokomotivo blokiĝas.

*  Vd Amélie Canonne kaj Johan Tyszler, “Ces Européens qui défient le libre-échange” [“Tiuj eŭropanoj kiuj defias la liberkomercon”], Le Monde diplomatique, oktobro 2015.

Per sia aserto, ke “la entreprenoj, kiuj volas nur pagi malaltajn salajrojn, jam forlasis la landon”, s-ro Obama ne konvinkis. Ĉar la delokadoj daŭras, kaj la antaŭaj komercaj interkonsentoj ankaŭ promesis alporti abundajn dungojn kaj bonajn salajrojn ... Do ne mirigas, ke homoj tiom malsamaj kiom s-roj Donald Trump kaj Bernie Sanders akiris elekto-rezultojn per tradraŝo de tiaj traktatoj. Tio devigis s-inon Hillary Clinton malagnoski sian subtenon al la TPP kiam ŝi estis ŝtatsekretario de s-ro Obama. Laŭdire, ankaŭ [la franca prezidanto] s-ro François Hollande pretas ŝanĝi sian opinion pri la GTM.Antaŭ du jaroj li volis “rapidi”. Ŝajnas, ke tio jam ne estas tiom urĝa ...

La laboristoj, kies salajro malgrandiĝis per la ĉantaĝo de senlaboreco kaj de delokadoj jam ne estas izolitaj, kiam ili rifuzas la liberkomercon. La mediprotektantoj, la kampkulturistoj, la konsumantoj aliĝis al ili. Kaj la dungitoj de la publika sektoro, ĝis la fajrobrigadistoj, siavice mobiliziĝas. Tiom ke usona mastrara gvidanto miregas: “Neniu el ili estas konkurencata de la importoj, sed ilia sindikato montriĝas solidara kun la aliaj.”* Tiu de la dungitoj en la publika sektoro komprenis, ke ĝi ne sukcesos longtempe defendi la dungojn kaj la salajrojn de siaj du milionoj da membroj, se tiuj de la ceteraj salajruloj plu disfalas. Kaj la fajrobrigadistoj scias, ke la anstataŭigo de entreprenoj, kiuj pagas imposton, per industriaj ruinkampoj malpliigos la urbajn buĝetojn, kio minacos multajn fajrobrigadojn. Do, en tiu punkto okazas konverĝo de la bataloj. Kaj tiu jam atingis unuajn sukcesojn.

*  Noam Scheiber, “Labor’s might seen in failure of trade deal as unions allied to thwart it”, The New York Times, 14-an de junio 2015.

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fosiliaj akvaroj foroferitaj por agrokultura produktivismo.

Florigi la dezerton, malnova revo

En Alĝerio, Saharo konsistigas kvar kvinonojn de la teritorio, tio estas preskaŭ kvaroble la areo de Francio. La ambicio uzi tiujn grandegajn spacojn por kontentigi la ĉefajn bezonojn de la loĝantaro estas malnova. Des pli, ke la naskiĝnombra eksplodo en la nordaj urboj delonge forvoris grandan parton de la agrikulturaj teroj, anstataŭitaj de deprimiga pejzaĝo el grizaj kaj ruĝaj brikoj.

En Biskra, nun vidata kiel la plej grava “pionira fronto” en Saharo, la unuaj plantodomoj aperis en la komenco de la jaroj 1980-aj, sed vere ĝeneraliĝis nur dudek jarojn poste. Laŭ Arezki Mekliche, instruisto en la Nacia Supera Lernejo por Agrokulturo (ENSA) de Alĝero, “la Sahara agrikulturo, en sia moderna kaj intensa formo, vere komenciĝis en 1987, per du modelaj grandbienoj en Gassi Touil”, en la regiono de Adrar, 1200 km sude de Orano (okcidenta Alĝerio). Giganta projekto sur 32 000 hektaroj, kun Usonaj inĝenieroj por produkti tritikon, luzernon kaj arakidon. Sur ĉiuj 50-hektaraj terpecoj, giganta metala tubo multetruita, fiksita sur centra pivoto, disdonas akvon el boraĵo turniĝante ĉirkaŭ sia akso. Vidita de la ĉielo, la spektaĵo ŝajnas esti magiaĵo: meze de tutdezertaj vastecoj ekaperas dekoj da verdaĵaj cirkloj, simboloj de senlima agrikultura ebleco.

Tiel naskiĝis la “mito de Sahara agrikultura disvolviĝo*”, danke al Usona kaj Saudarabia teknologioj. “Tamen, ni scias delonge, ke la cereala eksperimento de Adrar montriĝis malsukceso kaj ekologia katastrofo, veas Omar Bessaoud, esploristo de la Agrokultura Instituto Mediteranea de Montpeliero (IAMM). Kaj oni refaras la samajn erarojn en Biskra! Jen tuta sistemo jarcenta de oaza agrikulturo, kiu estas endanĝerigita.”

*  Legu: Tayeb Otmane kaj Yaël Kouzmine, “Bilan spatialisé de la mise en valeur agricole au sahara algérien”, Cybergeo, 19 de februaro 2013, http://cybergeo.revues.org

Dum la 2000-aj jaroj “oni iris de ŝtatregata agrikulturo al duon-liberala agrikulturo, kiel ekzistas samaj ĉie en la mondo”, klarigas Sami Bouarfa, agrohidrologo de la Nacia esplorinstituto pri sciencoj kaj teknologio por ekologio kaj agrikulturo (Irstea) en Montpeliero. “Privata iniciato estas nun la koro de la produktadoprocezo, kun grava subteno de la ŝtato por infrastrukturoj kaj subvencioj”. Eĉ se en Adrar la plejparto de la bienoj ne plu produktas, ĉiuj grandaj cerealaj projektoj ne estis forlasitaj. Dek “pivotoj” (gigantaj turniĝantaj akvumiloj kun centra pivoto) importitaj de Saudarabio estas ĵus instalitaj en Ghardaïa, 600 kilometrojn sude de Alĝero. Ĉar Alĝerio ankoraŭ ne solvis sian problemon pri nutraĵa sekureco. La lando daŭre estas la unua monda importanto de tritiko, cerealo uzata por ambaŭ brutara nutrado kaj du ĉefaj popolaj manĝaĵoj: pano kaj kuskuso.

De deko da jaroj la regiono de Souf, ĉirkaŭ El-Oued, 630 kilometrojn sud-oriente de Alĝero, relanĉis la pivotagrikulturon, sed per memfaritaj malgrandaj instalaĵoj. Ĝi produktas ne cerealojn, sed terpomojn, kaj iĝis la plej grava regiono por tiu produktado, preterpasinte la regionon de Mascara (oriente de Orano). Dum la jaroj 1980-aj, ja antaŭ la apero de terpomoj, tiu regiono jam renkontis gravan problemon pri stagnado de uzitaj akvoj pro gigantaj boraĵoj por provizi lôgejojn, kiu mortigis milojn da palmoj*. Malgraŭ granda salubriga laboro, la problemo restas, kaj nun eĉ plifortiĝas pro la intensa kultivado de terpomoj. “El-Oued, iam belega oazo, estas mortanta pro troa akvo”, veas Christian Leduc hidrogeologo en Montpeliero. “Tio estas ja nekredebla, ĉu ne?”

*  Tiuj arboj havis la apartecon esti kultivataj en ghitan, iaj grandaj kavaĵoj fositaj de homoj meze de dunoj.

En la regiono Oued Rhir, ĉirkaŭ Touggourt, sud-oriente de Alĝero, ekspluatita depost la fino de la Franca koloniado, la situacio ne estas pli bona. La subteraj akvaroj, je 70°C, estas tro varmaj por agrikulturo kaj devas trairi malvarmigajn uzinojn. Ili ankaŭ enhavas multe da kalko kaj mineraloj, kaj tio rapide ŝtopas ĉiujn tubojn, kaj fine krustigas la grundojn.

Pierre DAUM


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Spuro de revo ne estas malpli reala ol tiu de paŝo”

Kontesti sen modereco

En Francujo, la opono al la reformo de la laborleĝaro kaj la okupado de placoj fare de la movado Nokto vigla konverĝis en la rifuzo de mallarĝa vidado de la politiko: sveno de la kolektivaj esperoj en la balota “nigra truo”, marĝena aranĝo de la socia ordo. Ĉu ni estas ĉe la fino de ciklo markita de postuloj ĉiam pli limigitaj kaj neniam plenumitaj?

MALMULTE postuli kaj atendi multe: dek ok jarojn post la kreado de la asocio Agado por Tobin-imposto por helpi al la civitanoj — ATTAC, en junio 1998, la depreno de 0,01% ĝis 0,1% el la financaj transakcioj inspirita de la ekonomikisto James Tobin por “ĵeti sablon en la radarojn” de la merkatoj ankoraŭ prokrastiĝas (vd Atendante la Tobin-imposton). La mildigita formo, kiun intertraktas la eŭropaj rondoj enspezigus frakcion de la sumo (pli ol 100 miliardoj da eŭroj) komence atendata.

Sed, fakte, kial oni metis la celon tiom malalte? Kial oni tiom interbatalis por enkonduko de tiom milda frotado en la spekulad-mekaniko? La komforto de la retrospektiva rigardo kaj la instruoj de la granda krizo de 2008 sugestas, ke simpla malpermeso de kelkaj parazitaj kapital-movoj estus tutsame pravigita.

Tiu singardemo en la postuloj spegulas la mensostaton de epoko, kiam la kredindeco de aktivula organizaĵo mezuriĝis laŭ ĝia modereco. Kun la forfalo de la Soveta Unio, la fino de la malvarma milito kaj la proklamo fare de la usonaj nov-konservativuloj de la “fino de la historio”, ĉiu fronta opono al la merkat-kapitalismo troviĝis mallegitimigita, ne nur en la rigardo de la gvidanta klaso, sed ankaŭ en la mezaj klasoj, de nun lokitaj ĉe la centro de la politik-ludejo. Por konvinki, oni tiam pensis, necesas montriĝi “prudenta”.

Jes ja, la fama infra-decimala imposto — 0,1% - montras en sia nealveninteco mem, nekontesteblan pedagogian virton: se la ekonomia ordo obstinas rifuzi tiel modestan plibonigon, tio signifas ke ĝi ja estas nereformebla — kaj sekve, inda je revolucio. Sed por estigi tiun rivelo-efikon, necesis ludi la ludon kaj sin loki sur la tereno de la kontraŭulo, tiu de la “ekonomia prudento”. La ideo kontesti la ordon kun modereco trudiĝis en Francujo kun des pli da evidenteco, ke la politika iniciato ne plu estis en nia tendaro. De la liberala registaro de Pierre Mauroy en marto 1983, la maldekstro ne nur ĉesis provizi proponojn por “ŝanĝi la vivon”, sed la politikaj gvidantoj el ĉiaj tendencoj faligas sur la salajrulojn pluvegon da industriaj restrukturigoj, sociaj kontraŭ-reformoj, kaj buĝetreduktaj iniciatoj. Ene de kelkaj jaroj, la rilato al la estonteco baskulas.

La ribelo de la siderurgi-laboristoj de Longwy kontraŭ la fabrik-fermoj en 1978-1979 desegnis, per sia inventemo, la konturon de la kontraŭ-socio*. Tiu de la fer-laboristoj en 1984, tute same amasa, ne plu enhavas la revon de socia tranformiĝo. Venis la tempo de defendaj bataloj, komence de la 1980-aj jaroj en Francujo, same kiel en Germanujo post la submetado de la ekster-parlamenta opozicio, en 1985 en Britujo post la malsukceso de la granda minista striko. Temas tiam igi la vivon iom malpli kruela, sin ŝirmi por mildigi la ritmon kaj efikon de la malreguligoj, de la privatigoj, de la komercaj interkonsentoj, kaj de la difektado de la laborjuro. Nemalhavebla kondiĉo, la protektado de la socialaj konkeroj diktas sian urĝon kaj trudiĝas iom post iom kiel la netranspasebla horizonto de la luktoj.

*  Vd Pierre Rimbert kaj Rafaël Trapet, “La Commune de Longwy”, Le Monde diplomatique, oktobro 1997.
Difini tion, kion oni vere deziras

EN 1995, ĵus antaŭ la franca prezidanta elekto, eĉ la partioj, kiuj referencis al la komunismo rezignacias antaŭenpuŝi nur petojn tiajn, kiaj malpermeso de maldungado, kreskigo de la minimuma salajro kaj malpliiĝo de la labordaŭro en neŝanĝita salajrokadro. Kondukita de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT) kaj Solidaires (Solidaraj), la venka movado de novembro-decembro 1995 kontraŭ la reformo de la Socia Asekuro kondukita de s-ro Alain Juppé iun momenton sugestis la hipotezon, ke la senfortigita politika maldekstro transdonis la taskon al revigligita sindikata maldekstro. Tio, kio sekvis, estis pli ĝuste markita de la kresko de alimondismo.

La internacia alirmaniero de tiu movado, ties kalendaro de kunvenoj kaj ties novaj manieroj aktivi baziĝis sur principo, kiu distingiĝas samtempe de la ideologiaj alfrontiĝoj de post 1968, kaj de la moralaj indignoj laŭ la maniero de homhelpaj organizaĵoj: la kontraŭ-ekspertizo, apogita sur sciencaj analizoj taŭgaj por konvinki simpatiantojn, kiuj pli familiaras kun universitataj amfiteatroj ol kun muntoĉenoj. Kun siaj ekonomikistoj kaj siaj sociologoj, sia procenta simbolo (%) kaj siaj malĉifroj, siaj kontraŭ-manlibroj kaj siaj someraj universitatoj, ATTAC donis al si la mision popularigi fakan kritikon de la ekonomia ordo. Je ĉiu registara decido malfortiganta la publikajn servojn, je ĉiu libermerkata interkonsento diskrete intertraktita de la internaciaj financaj institucioj, respondis perfektaj argumentaroj, dekoj da libroj, centoj da artikoloj.

Ĉu temas pri malegalecoj, pri internacia politiko, rasismo, maskla dominado, aŭ ekologio, ĉiu protest-sektoro elmontras, de tiu epoko, siajn pensistojn, siajn universitatanojn, siajn esploristojn, kun la espero kredindigi siajn politikajn elektojn per scienca pravigo. Tiu kritiko, kune kun la malboniĝo de la vivkondiĉoj, ebligis mobilizi loĝantarojn politike neorganizitajn, kiuj malkovris sin malfortaj fronte al tutmondiĝo, kies perforto koncentriĝis ĝis tiam sur la laboristaro.

La movado, al kiu Le Monde diplomatique estis intime asociita, konvinkis pri sia seriozeco, gajnis batalojn en la intelektaj rondoj, en la libroj, la gazetaro, kaj eĉ aperis sur la ekranoj de la televidaj ĵurnaloj. Ĝi pasigis longegan tempon ripetante evidentaĵojn, dum ĝiaj kontraŭuloj, senskrupule kaj senĉese, aplikadis siajn “reformojn”. Kiel sugestis la kontraŭkultura ondo de la 1970-aj jaroj, dekstran politikan ordon tute ne ĝenas maldekstraj sukces-libroj. Starigi sian sciencan bonvolemon kontraŭ la politika malsincereco de la kontraŭulo verŝajne igis la kritikon pli aŭdebla. Sed ne pli efika, kiel amare spertis en 2015, la greka ministro pri financoj Yanis Varoufakis, kies argumentoj akademie akceptitaj ne multe pezis fronte al konservativa obstino de la Eŭrogrupo*.

*  Vd Janis Varufakis, “Ilia sola celo estis nin humiligi”, Le Monde diplomatique en esperanto, aŭgusto 2015.

Sur la vasta ideologia pentraĵo, kiu kovras la periodon 1995-2015, kunekzistas du kontraŭaj elementoj. Unuflanke, tremetanta kaj poste bolanta repolitikiĝo, kiu konkretiĝas per sinsekvo de luktoj kaj masivaj sociaj movadoj: 1995, 1996 (senlegitimilaj migruloj), 1997-1998 (senlaboruloj), 2000-2003 (pinto de la alimondisma ondo), 2003 (pensioj), 2005 (ĉirkaŭurbaj kvartaloj), 2006 (studentoj nestabilecaj), 2010 (denove pensioj), 2016 (laborjuro), rifuzo de la grandaj senutilaj projektoj (ĉefe depost 2012). Aliflanke, kontestemaj institucioj malfortigitaj: sindikatoj ne povantaj retroiri, socia movado turniĝanta, - aŭ deturniĝanta — al ekspertizo, partioj de la radikala maldekstro enŝlimigitaj en la sabloj de miskreditigita institucia funkciado. La spiro, la esperoj, la imagpovo kaj la kolero de la unuaj ne resonas en la sloganoj, la libroj kaj la programoj de la aliaj.

Ĉio okazas kvazaŭ tridek jaroj da defendaj bataloj senigis la politikajn strukturojn je ilia kapablo proponi, eĉ en malfeliĉo, long-templiman celon dezirindan kaj entuziasmigan — tiujn “feliĉajn tagojn” kiujn imagis la francaj rezistantoj komence de la jaro 1943. En ege malpli malluma kunteksto (ol en 1943), multaj organizaĵoj kaj aktivuloj rezignis deziri la neeblon, sed nur la akcepteblon; rezignis antaŭeniri, sed nur deziris la ĉesigon de la retroiroj. Laŭgrade kiam la maldekstro faris el modesteco sian strategion, la plafono de siaj esperoj malaltiĝis ĝis la sojlo de deprimo. Malrapidigi la ritmon de la regresoj: tasko ja necesa sed perspektivo des malpli kuraĝiga, ke ĝi igas la “alian eblan mondon” simila al la unua, nur iom malpli malbona. Simbolo de la epoko, la “malcerteco” donis sian koloron al la ideologia batalo - “malcerteco” (france: précaire), el la latina precarius: “akirita per la petego”...

Ĉu estas nun la fino de tiu ciklo? La ĝermado de movadoj observita sur pluraj kontinentoj de la komenco de la 2010-aj jaroj aperigis tendencon, malplimultan sed influan, kiu lacas postuli nur panerojn kaj rikolti nur venton. Male kiel la studentoj el burĝa origino de Majo 1968, tiuj kontestantoj spertis aŭ spertas la necertecon ekde sia studado. Kaj, kontraŭe al la defilantoj de la 1980-aj jaroj, ili ne timas la asimiladon de radikalismo al la reĝimoj de la eŭrop-orienta bloko, aŭ al la “gulago”: Tiuj, kiuj inter ili havas malpli ol 27 jarojn naskiĝis post la falo de la berlina Muro. Tiu historio ne estas ilia. Ofte venantaj el la malaltigitaj marĝenoj de la mezaj klazoj amase produktitaj de la krizo, ili sonigas en la ĝeneralaj asembleoj, sur la ribelaj interretaj paĝoj, en la “defendendaj zonoj”, la movadoj pri okupado de placoj, kaj ĝis la marĝenoj de la politikaj kaj sindikataj organizoj, muzikon longtempe neaŭditan.

Ili diras: “La mondo aŭ nenio”; “Ni ne volas la malriĉulojn senŝarĝigitaj, ni volas la mizeron abolita”, kiel skribis Victor Hugo; ne nur dungojn kaj salajrojn, sed kontroli la ekonomion, kolektive decidi kion produkti, kiel ĝin produkti, decidi kion oni nomas “riĉeco”. Ne la parecon vir-virino, sed absolutan egalecon. Ne plu la respekton al la malplimultoj kaj diferencoj, sed la fratecon, kiu levas al egalrangeco iun ajn aliĝantan al la komuna politika projekto. Ni ne volas “ekologian respondecon”, sed kunlabor-rilatojn kun la naturo. Ne ekonomian novkoloniismon alivestitan en homhelpo, sed la emancipadon de la popoloj. Resume: “Ni volas ĉion”, ambicio, kiu tiel larĝe transiras la kutiman politikan vidkampon, ke multaj interpretas ĝin kiel foreston de ĉia depostulo.

Altigi la postulojn, anstataŭ postuli minimumon, ne kreskigas la ŝancojn sukcesi, sed tio havas duoblan intereson. Izolita nun sur randaj vojoj de la kontestado kaj principe malamika al la politika organizado, la reapero de radikaluloj influas la partiojn tra fenomeno de kapilareco, simile al la fadeno, kiu ligas la movadon Occupy Oakland — la plej laborista el tiuj movadoj en Usono — al la aktivuloj, kiuj subtenas la demokratan kandidaton Bernie Sanders en la tre institucia kadro de la prezidanta kampanjo. Sed precipe, tiu revigliĝo plifortigas la defendajn batalojn kiam tiuj, kiuj kondukas ilin en malfacilaj kondiĉoj povas denove apogi sin sur longvida celado kaj, manke de jam preta projekto, sur principoj de transformado, kiuj lumigas la estontecon. Ĉar voli ĉion, eĉ se oni ricevas nenion en tuja estonto, estas devigi sin difini tion, kion oni vere deziras, prefere ol ripetaĉi tion, kion oni ne plu eltenas.

Estus eraro vidi en tiu baskulo devojiĝon el la depostula agado al magi-formula idealismo: ĝi male remetas la lukton sur siajn klasikajn bazojn. La fakto, ke la maldekstro nun plu evoluas nur laŭ defenda maniero, aspektas historia escepto. De la fino de la 18-a jarcento, la politikaj partioj, kaj poste la sindikatoj, ĉiam provis artikigi longdaŭrajn strategiajn celojn kaj tujajn taktikajn batalojn. En Rusujo, la bolŝevikoj asignas la unuan rolon al la partio kaj limigas la laboristajn organizaĵojn je la dua. En Francujo, la anarĥi-sindikatistoj integras “tiun duoblan laboron, ĉiutagan kaj priestontecan”. Unuflanke, klarigas en 1906 la Amiena Charto (ĉarto de Amiens) de la CGT, la sindikatismo daŭrigas la “ĉiutagan depostulan laboron (...) per la realigo de tujaj plibonigoj”. Aliflanke, “ĝi preparas la kompletan emancipon, kiu povas realiĝi nur per la eksproprietigo de la kapitalistoj”.

Kiel observis la historiisto Georges Duby, “La spuro de revo ne estas malpli reala ol tiu de paŝo”. En politiko, la revo sen la paŝo disbloviĝas en la nebula ĉielo de la ideoj, sed la paŝo sen la revo paŝadas sen antaŭeniri. La paŝo kaj la revo desegnas vojon: politikan projekton.

Ĉi-rilate, la ideoj forlasitaj de la maldekstro kaj reaktivitaj de la movadoj de la lastaj jaroj daŭrigas universalan tradicion de egalecaj ribeloj. En aprilo, panelo destinita kolekti la proponojn de la partoprenantoj en la “Nokto vigla” (Nuit debout), sur la placo de la Respubliko en Parizo, proklamis jenon: “Ŝanĝo de konstitucio”, “socialigita sistemo de kredito”,“eksoficigeblo de la elektitoj”, “dumviva salajro”. Sed ankaŭ: “Ni kultivu la neeblecon”, “La nokte vigla fariĝos la vive vigla” kaj “Tiu, kiu feron havas, panon havas” kiuj sonas kvazaŭ blankiismaj* akĉentoj.

*  Tiu frazo estas eltiraĵo el la kritika teksto, kiun la socialisto Aŭgusto Blankio (Blanqui) sendis kiel toston por la bankedo de la 25-a de februaro 1851, datreveno de la franca revolucio de 1848. - jmc.
Esperoj de konverĝo

TRANS la eŭropaj socialismoj, utopia, marksisma aŭ anarĥiisma, tema ligilo ligas la tiutempajn radikalulojn al la kohorto de la ribeluloj, kiuj fantomas en la historio de la klasbataloj, de la greka antikva tempo ĝis la unuaj kristanoj, de la karmatoj el Arabujo (10-11-a jarcento) ĝis la fino de la Oriento. Kiam la ĉina kamparano Wang Xiaobo kondukas en 993 popolribelon en Qing-cheng (Sichuan), li deklaras, ke li “estas laca de la malegaleco ekzistanta inter riĉuloj kaj malriĉulol” kaj li volas “ĝin ebenigi profite al la popolo”. La ribelantoj tuj aplikas tiujn principojn. Preskaŭ mil jarojn poste, la Tajpinga ribelo, inter 1851 kaj 1864, kondukis al formado de portempa ribela ĉina ŝtato, fondita sur similaj bazoj*. Same kiel en Okcidento, tiuj popolribeloj konverĝigis utopiistajn intelektulojn, kiuj kontraŭmetis novajn ideojn al la establita ordo, kaj ribelajn malriĉulojn, firme celantajn trudi la egalecon perforte.

*  Vd “Les traditions égalitaires et utopiques en Orient”, en Jacques Droz (sub la dir. de), Histoire générale du socialisme, vol. 1, Presses universitaires de France, Parizo, 1972.

La tasko montriĝas nun ja malpli kruda. Unu jarcento kaj duono da luktoj kaj sociaj kritikoj klarigis la demandon kaj trudis, en la kerno de la institucioj, solidajn apogilojn. La tiom dezirata konverĝo inter la kulturitaj mezklasoj, la establita laborista mondo kaj la nestabiluloj de la relegaciitaj kvartaloj ne okazos ĉirkaŭ la socialdemokrataj partioj mortantaj, sed ĉirkaŭ organizaĵoj, kiuj havigos al si politikan projekton kapablan denove briligi la “sunon de la estonteco”. La modereco perdis siajn strategiajn virtojn. Esti prudenta, racia, hodiaŭ signifas esti radikala.

Pierre RIMBERT


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Barack Obama ĝis Donald Trump, intervenismo ne plu entuziasmigas

Usono laciĝis pri la mondo

La respublikana kandidato al la usona prezidanta elekto de novembro 2016 estos verŝajne malpli favora al la armeaj intervenoj ol lia demokrata kontraŭulo — nova situacio depost la dua mondmilito. La retiriĝo-tento, kiu obsedas la eksterlandan politikon de s-ro Barack Obama de 2009, etendiĝas de nun al ambaŭ grandaj partioj.

MALFORTA”, “konfuza”, “hezitema”, “perfidulo”, “malkuraĝa”, “naivulo”, “nekohera”, “sen vizio”, “sensperta”; dum ok jaroj, la respublikanoj ne trovis sufiĉe akrajn vortojn por kvalifiki s-ron Barack Obama kaj lian eksterlandan politikon. La prezidanto laŭ ili subfosis la grandecon kaj la fidindecon de Usono, rifuzante pli ofte uzi perforton.

Kvankam ili neniam forgesas substreki kiom s-ro Obama humiligis, laŭ ili, Usonon, ambaŭ ĉefaj kandidatoj de la respublikana antaŭelekto grandparte forlasis tiujn radikalajn diskursojn. En decembro 2015, s-ro Ted Cruz kritikis la “frenezajn novkonservativulojn, kiuj volas invadi ĉiujn landojn de la planedo kaj sendi niajn infanojn morti en Mez-Oriento*. Saman monaton, okaze de parolado antaŭ la tre konservativa Heritage Foundation, li substrekis la malbonan efikon de la usonaj intervenoj, sin apogante sur la libia ekzemplo, kaj aldonis: “Ni ne havas subtenendan tendaron en la siria interna milito.” Vortoj, kiuj iom reeĥis frazon de s-ro Obama: la 10-an de septembro 2013, la prezidanto ja konsideris, ke la siria konflikto estas “la interna milito de aliaj”.

*  Tim Alberta kaj Eliana Johnson, “Many GOP foreign-policy leaders are suspicious of Ted Cruz”, National Review, Nov-Jorko, 14-a de decembro 2015.

S-ro Donald Trump ankaŭ ne intencas ekiniciati ekspedicion en Proksim-Orienton. “Ni elspezas tie milojn da miliardoj da dolaroj, dum la infrastrukturo de nia lando estas ruiniĝanta”, li bedaŭris la 3-an de marto. Ankaŭ tie, oni povus kredi aŭdi la nunan loĝanton de la Blanka Domo: “Dum la lasta jardeko, la milito kostis al ni mil miliardojn da dolaroj, en periodo, kiam nia ŝuldo ekŝvelegis kaj dum malfacila ekonomia situacio (...). Ni devas nun koncentriĝi je la konstruo de nia nacio”, opiniis sro Obama en 2011, promesante baldaŭan retiriĝon de la soldat-trupoj ankoraŭ en Afganujo.

“Ekzamenigi sian cerbon”

ĈE LA DEMOKRATA FLANKO, ofte okazis, ke kandidatoj kritikantaj la usonan armean intervenismon estis bone lokitaj por fariĝi oficiala kandidato al prezidanteco. Ekzemple George MacGovern, kiu kontraŭis la Vjetnaman militon en 1972, la nigrula pastoro Jesse Jackson en 1984 kaj en 1988 — li publike kritikis la usonajn manovrojn por faligi la nikaragvan registaron — aŭ eĉ s-ro Obama, kritikanto de la iraka milito en 2008. Male, ni devas iri ĝis 1952, kun la kandidatiĝo de Robert Taft, por trovi respublikanon malamikan al la militaj ekspedicioj, en bona pozicio por esti oficiala kandidato de sia partio. La senatano de Ohio oponis al la Marshall-plano kaj al la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO), taksataj neefikaj kaj tro kostaj, kaj opiniis, ke Usono devas uzi forton nur se la “libereco de ĝia popolo” estas rekte minacata. Li malvenkis la baloton fronte al Dwight Eisenhower. De tiam, ŝlosilo de sukceso en la respublikanaj antaŭelektoj estas aserti la destinon de Usono gvidi la mondon. Estis ankoraŭ la centra temo de la programoj de eksterlanda politiko de s-ro John McCain en 2008 kaj de s-ro Willard Mitt Romney en 2012. La nuna returniĝo en la respublikana partio estas des pli surpriza, ke la konservativa tendaro indignis dum ok jaroj pro la “malforto” de s-ro Obama, je la preteksto, ke li foje rifuzis bombadi aliajn landojn.

Tiu turniĝo pli bone kompreniĝas kiam oni analizas la ĝeneralan evoluon de la usona eksterlanda politiko depost 2009. Dum siaj du mandatoj ĉe la Blanka Domo, la eksa senatano de Illinois estis akuzata konduki politikon, kiun neniu granda principo gvidas. Diference de la prezidantoj Harry Truman (“limigo” de Sovet-Unio), Dwight Eisenhower (“kontraŭpuŝo” de komunismo), Richard Nixon (forta “senstreĉiĝo”), James Carter (“homrajtoj”), Ronald Reagan (alfrontiĝo kun la soveta “imperio de malbono”) aŭ ankoraŭ George W. Bush (“milito kontraŭ teroro”), li ne lasos post si doktrinon je sia nomo, sed kunmetadon de elektoj kelkfoje kontraŭdiraj. Li akompanas en 2011 koalicion por faligi Muamar Kadafi en Libio, kaj poste ne plu interesiĝas pri tiu lando; li allasas sin al arbitre deciditaj bombadoj pere de senpilotaj aviadiloj, tute kontraŭleĝaj (laŭ la internacia kaj usona leĝoj), sed engaĝiĝas en plurflanka diplomatia klopodo por starigi interkonsenton pri la irana nuklea programo, kaj montriĝas aŭdackapabla kiam li decidas la restarigon de rilatoj kun Kubo.

La prezidanto devas navigi inter fortoj, kiuj ĉiuj provas influi al lia diplomatio: la publika opinio, kapabla baskuli de izolismo al intervenismo, se atenco estas plenumata, aŭ usona ĵurnalisto senkapigita; la elektitoj de la kontraŭa partio, ĉiam pretaj akuzi lin pri malforto; liaj konsilistoj, ministroj kaj kunlaborantoj; la aliancanoj de Usono, kiuj atendas, ke Vaŝingtono kondutu konforme al iliaj interesoj; la kontraŭuloj, kiuj gvatas la plej etan erareton por antaŭenigi siajn peonojn. Kelkaj prezidantoj faris siajn decidojn en intima kunlaboro kun la ŝtatsekretario (la usona ministro pri eksteraj aferoj): Truman kaj Dean Acheson, Eisenhower kaj John Foster Dulles, Reagan kaj George P. Shultz. Aliaj plenfidis sian konsiliston pri landa sekureco aŭ sian ŝtatsekretarion: Nixon kaj s-ro Henry Kissinger, Carter kaj s-ro Zbigniew Brzesinski. S-ro Obama, li decidas sola, aŭ kun sia plej proksima konsilantaro: s-roj Benjamin Rhodes, Denis McDonough, Mark Lippert. Tiuj malpli ol kvindek-jaruloj komencis sian karieron ne dum la malvarma milito, sed post la 11-a de septembro 2001, kaj apartenas al la neintervenisma tendenco*.

*  Justin Vaïsse, Barack Obama et sa politique étrangère (2008-2012), Odile Jacob, Parizo, 2012.

La nuna prezidanto ja nomumis pli spertajn homojn por la ŝlosilaj postenoj de la diplomatia kaj armea aranĝaĵo: s-roj Robert Gates, Leon Panetta kaj Chuck Hagel ĉe la ministrejo pri defendo, s-ino Hillary Clinton kaj s-ro John Kerry ĉe la ŝtat-sekretariejo, ktp. Tiuj voĉoj kelkfoje influis, kiel en 2009, kiam s-ino Clinton konvinkis s-ron Obama subteni la puĉon kontraŭ s-ro Manuel Zelaya en Honduro. Sed, dum la krizaj momentoj, ili ne ĉiam estis aŭskultataj. “Lia Blanka Domo estis la plej centralizita kaj aŭtoritatema rilate la landan sekurecon depost Richard Nixon kaj Henry Kissinger, analizas s-ro Gates en sia Memorlibro*.

*  Robert M.Gates, Duty: Memoirs of a Secretary at War, Knopf, Nov-Jorko, 2014.

La unuaj malkonsentoj inter s-ro Obama kaj lia ĉirkaŭaĵo aperas en septembro 2009, pri Afganujo. Dum la prezidanto promesis fini tiun militon, la generalo Stanley McChrystal, surloke respondeculo pri la operacioj, respondas, ke la venko postulas plifortigon de la usona armea ĉeesto; li taksas la bezonojn je kvardek mil soldatoj. Dum tri monatoj, kunvenon post kunveno, la ŝtatsekretario, la ministro pri defendo, la direktoro de la Centra Informokapta Agentejo Central Intelligence Agency (CIA), la konsilisto pri la landa sekureco kaj la direktoro de la landa Informkaptado provas konvinki s-ron Obama plenumi ĉi tiun peton. “Tio ne estas en la landa intereso” senĉese ripetas la prezidanto, kiu ne volas “elspezi 1 000 miliardojn da dolaroj” kaj sin ĵeti “en longdaŭran klopodon de nacia rekonstruado”*. Rifuzante elekti inter la retiriĝo kaj senlima armea engaĝiĝo postulata de la generalo McChrystal, li elektas kompromisan solvon: sendo de tridek mil kromaj soldatoj por dek-ok-monata daŭro. “Usono devas montri sian forton, cele fini la militojn kaj antaŭmalhelpi aliajn konfliktojn”, li deklaras la 1-an de decembro 2009 por pravigi sian decidon. Granda parto de la fakuloj pri armeaj demandoj taksis tiun kompromison aparte neefika, ĉar ĝi sugestis al la talibanoj atendi, ke la ŝtormo finiĝu.

*  Bob Woodward, Obama’s War, Simon & Schuster, Nov-Jorko, 2010.

Simila scenaro disvolviĝas en 2011, komence de la “arabaj printempoj”. Ĉu necesas faligi Kadafi, pro la preteksto, ke li minacas amasmurdi la ribelulojn de Bengazi? Ĉi foje, escepte de s-ino Clinton, la ĉirkaŭaĵo de s-ro Obama estas pli singardema. S-ro Gates eĉ taksas publike, ke kiu ajn prikonsideras novan ekspedicion en Proksim-Orienton devus “ekzamenigi sian cerbon*. Sed la premoj venas el la amasinformiloj, el eksterlando — aparte el Francujo kaj Britujo, kiuj ja senhezite decidis batali — kaj el la Kongreso, kie la demokrata senatano Kerry kaj lia respublikana kolego McCain kune postulas la starigon de aviadil-ekskluziva zono. Denove, la prezidanto “centrisme” decidas: li konsentas interveni, sed kadre de larĝa koalicio, kun mandato de la Unuiĝintaj Nacioj — kiu planas nur kreadon de aviadil-ekskluziva zono kaj estas rapide transpasita — kaj sen konduki la operaciojn.

*  Greg Jaffe, “In one of final addresses to army, Gates describes vision for military’s future”, The Washington Post, 26-a de februaro 2011.

Ĉu eblas vidi en tio “Obama-doktrinon”? Usono laŭdire intencas “gvidi de malantaŭe” (lead from behind) por defendi siajn interesojn sen tro elmeti sin: bombardante per senpilotaj aviadiloj, privilegiante la punktan uzon de specialaj trupoj aŭ lasante aliajn interveni anstataŭ si. “Gvidi de malantaŭe ne estas gvidi, sed estas abdiki”, krias tiam la novkonservativa ĵurnalisto Charles Krauthammer en la Washington Post*. La milito en Sirio montris, ke ne temas pri doktrino por la usona prezidanto, sed, kiel en la afgana kazo, de cirkonstanca elekto: s-ro Obama provis domaĝi la subtenantojn kaj la kontraŭantojn de la perfort-uzo, sen kontentigi iun ajn.

*  Citita en Owen Harries kaj Tom Switzer, “Leading from behind: Third time a charm?”, The American Interest, vol. 3, n-ro 5, Vaŝingtono, DC, majo-junio 2013.
Sep landoj bombarditaj depost 2009

LA LIBIA PRECEDENCO nur firmigis lian rifuzemon rilate al armeaj intervenoj. Dum du jaroj, inter 2011 kaj 2013, li multigas la parolajn kondamnojn, alvokas al la rezigno de la prezidanto Baŝar al-Asad, proklamas sian subtenon al la ribeluloj, sed neniam konsideras uzi sian armeon. Sirio ne estas Libio, ŝtato sen veraj aliancanoj. La situacio ŝanĝiĝas en 2013, kiam la registaro de s-ro al-Asad estas akuzata uzi kemiajn armilojn en la ĉirkaŭaj kvartaloj de Damasko, tiel transirante la “ruĝan linion” desegnitan de s-ro Obama unu jaron antaŭe. Ĉu Usono povas resti senaga, kiam temas pri ĝia kredindeco? En la Blanka Domo, interkonsento formiĝas ĉirkaŭ la neceso “puni” s-ron al-Asad. “La grandaj nacioj ne blufas”, avertas la vicprezidanto Joe Biden, kutime ne favora al armeaj ekspedicioj*. Ankaŭ s-ro Obama ŝajnas konvinkita, kaj eĉ petas al la Pentagono (ĉefsidejo de la usona ministrejo pri defendo) proponi la bombado-celojn.

*  Citita en Jeffrey Goldberg, “The Obama doctrine”, The Atlantic, Vaŝingtono, DC, aprilo 2016.

Sed lastmomente, post diskuto kun s-ro McDonough, lia plej kontraŭ-intervenisma konsilisto, la prezidanto ŝanĝas sian opinion kaj petas de sia teamo trovi por li elirejon. Tiu decido estigas pluvegon da protestoj, en Francujo, en Sauda Arabujo, en Israelo kaj en la golfaj landoj. Ĝi igas la respublikanojn taksi s-ron Obama “malkuraĝulo”, kaj samtempe incitegis multajn demokratojn, kiel s-ron Kerry, kiu opinias ke li “estis mistifikita*. S-ro Obama “sendis malbonan mesaĝon al la mondo”, opinias la eksministro pri defendo Panetta en sia Memorlibro: “Tiu epizodo substrekis lian plej evidentan malforton (...). Tro ofte, laŭ mi, la prezidanto privilegias la logikon de juro-profesoro pli ol la pasio de gvidanto*.”

*  Citita en Jeffrey Goldberg, art. cit.
*  Leon Panetta, Worthy Fights: A Memoir of Leadership in War and Peace, Penguin, Nov-Jorko, 2014.

Multaj konservativuloj vidis en la decido de s-ro Obama baskul-punkton, novan “Munkena Interkonsento”, al kiu ili imputas longan serion da malfeliĉoj: se Usono estus puninta Damaskon en 2013, ili asertas, la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) ne estus tiel progresinta; Irano ne okupus tian lokon sur la siria scenejo; Moskvo ne aŭdacus aneksi Krimeon, ktp. S-ro Obama respondis, ke Rusujo ne zorgis pri la milita tono de s-ro George W. Bush, nek pri la ĉeesto de cent mil usonaj soldatoj en Irako kiam ĝi intervenis en la kartvela konflikto en 2008. Laŭ li, vidi en la agmaniero de s-ro Vladimir Putin la markon de reveno de forta Rusujo estas “miskoni la naturon de la potenco rilate al eksterlanda politiko. La vera potenco signifas ke vi povas ricevi tion, kion vi volas sen uzi perforton. Rusujo estis multe pli potenca kiam Ukrainujo ŝajnis sendependa lando, sed estis reale “koruptokratio” (france: kleptocratie), kie Moskvo povis manipuli la situacion*. Krome, Vaŝingtono tute ne restis senaga dum la ukraina krizo: s-ro Obama aktivigis la NATOn en centra Eŭropo, sed ankaŭ premis al la Eŭropa Unio por ke ĝi trudu diplomatiajn kaj ekonomiajn sankciojn al Rusujo.

*  Citita en Jeffrey Goldberg, art. cit.

La siria decido de aŭgusto 2013 estas tamen turniĝo por la usona diplomatio. La unuan fojon de 2009, s-ro Obama ne elektis armean mezvojon: intertraktante kun Rusujo interkonsenton pri la malmuntado de la kemia arsenalo de Damasko, li forigis reflekson, kiu sekvigas per milita respondo ĉiun “provokon” kontraŭ Usono. Tiu forigo konfirmis la elekton, kiun faris Vaŝingtono pri sindefenda strategio*. De la retiriĝo de la trupoj el Irako kaj el Afganujo ĝis la malaltigo de la armeaj buĝetoj, kaj la rifuzo lanĉi novajn militajn ekspediciojn, s-ro Obama strebis redukti la usonan ĉeeston en la mondo, por koncentriĝi al la internaj problemoj kaj kontraŭefiki la malstabiligan aktivismon de la Bush-periodo. La ideo de la sindefenda retiriĝo estas cetere klare formulita en la “Strategia gvidlibro” publikigita en 2012 de la ministrejo pri defendo: “Por atingi niajn sekurec-celojn, ni evoluigos taktikojn kun malpeza spuro kaj malmultekostajn. (...) La usonaj trupoj ne plu havos la rimedojn por konduki grandskalajn longdaŭrajn operaciojn.”

*  Colin Dueck, The Obama Doctrine: American Grand Strategy Today, Oxford University Press, Nov-Jorko, 2015.

Tiu ĉi poziciiĝo tute ne similas al izolismo: Usono konservas dekojn da arme-bazoj sur la planedo, la plej grandan armeon el la mondo, ĉiopovajn sekretajn inform-servojn; ĝi bombadis sep landojn (Irako, Sirio, Afganujo, Libio, Jemeno, Pakistano kaj Somalio) en 7 jaroj; ĝi daŭre intervenas en la aferoj de aliaj landoj kaj agas por malstabiligi registarojn, aparte en Latinameriko*.

*  Vd Maurice Lemoine, “En Amérique latine, l’ère des coups d’Etat en douce”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2014

Tiu retiriĝo ankaŭ ne apartenas al idealismo, en la senco, ke ĝi celus redistribuon de la potenco mondnivele, nek al pacismo. Kiel li mem ripetas, s-ro Obama ne estas kontraŭ militoj, sed kontraŭ la “stultaj militoj”, tiuj, kiuj ne servas la usonajn interesojn, kiuj kondukas al negativa rilato “kosto/profito”. Hodiaŭ la rifuĝintoj sin direktas al Eŭropo, Turkujo aŭ Libano; la petrolprezoj restas malaltaj; la atencoj frapas Ankaron, Bruselon, Tunizon kaj Bamakon: kial Vaŝingtono organizus ekspedicion al Proksim-Oriento? Sed vastskala atako sur la usona grundo — pli vasta ol la pafado de la 2-a de decembro 2015 en San Bernardino, en Kalifornio, kiu kaŭzis dek kvar mortojn — povas ĉiumomente ŝanĝi la siuacion. “Se ni montriĝas arogantaj, [la aliaj lando] sentos rankoron al ni; se ni estas lando humila sed forta, ili aprezos nin”, deklaris s-ro George W. Bush en oktobro 2000, kaj eĉ aldonis: “Mi ne opinias ke niaj trupoj devas esti uzataj por fari tion, kion oni nomas ‘nacia konstruo’.” Sed poste estis la 11-a de septembro ...

S-ro Obama alvenis al la Blanka Domo rezoluta turni la paĝon de tiu evento kaj de ties sekvoj cele povi fiksi sian atenton al Azio, kies disvolviĝo impresas lin. Tia estis la signifo de la “pivoto” elvokita en 2010. “La ‘reekvilibrado’ al Azio ludis la saman rolon en la strategio de sindefenda retiriĝo de la Obama-administracio, kiel la malfermo al Ĉinujo en la usona retiriĝo ĉe la fino de la vjetnama milito, skribis Stephen Sestanovich, profesoro ĉe la Kolumbio-Universitato. Ĝi pruvas, ke Usono ne estas, kiel diris Nixon, ‘malaperanta kiel granda potenclando’*.” Kvankam ĝi estigis plurajn simbolajn agojn (Ŝtat-viziton, malfermon de armebazo en Aŭstralio, plifortigon de la usona ŝiparo en Pacifiko...) kaj ebligis la subskribon, la 4-an de februaro 2016, de la transpacifika partnereca interkonsento (Trans-Pacific Partnership, TPP), tiu reorientiĝo ne estis finplenumita.

*  Stephen Sestanovich, Maximalist. America in the World from Truman to Obama, Knopf, Nov-Jorko, 2014.

La “arabaj printempoj” ja realvokis Usonon en Proksim-Orienton jam en 2011. En siaj intervjuoj kun Jeffrey Goldberg, s-ro Obama lasas aperi lacecon, se ne seninteresiĝon, rilate al tiu regiono, kiun li ŝajnas konsideri kiel senesperan kazon. Li asertas sian preferon al la popoloj de Azio, Afriko kaj Latinameriko, kiuj “ne sin demandas kiel mortigi usonanojn, sed kiel havi pli bonan edukadon, kiel krei ion valoran”. Usono elspezis pli da mono por “rekonstrui” Afganujon ol por la dek ses eŭropaj landoj kiuj profitis la Marshall-planon post la dua mondmilito*, sen sukcesi krei ian ajn ordon. La milito kaj la okupado de Irako, la interveno en Libio, ne donis pli bonajn rezultojn. Tiuj sinsekvaj malsukcesoj finis konvinki s-ron Obama pri la limigita karaktero de la usona potenco: ĝi ne povas ĉion, kaj, aparte, ĝi ne povas modli Proksim-Orienton laŭ sia konveno.

*  La kalkulo estas korektita laŭ la inflacio. Vd. Ian Bremmer, Superpower. Three Choices for America’s Role in the World, Portfolio Penguin, 2015.

De la dua mondmilito, Usono alternas la periodojn de certeco kaj de dubo pri sia kapablo regi la mondon. La eŭforio kiu sekvas la finon de la konflikto lasas lokon, en la 1950-aj jaroj, al sindemandoj pri sia supereco: ĉu ĝi estas sufiĉe potenca por limigi la progresadon de komunismo, kiu ĵus spertis seriozan antaŭeniron kun la ĉina revolucio kaj la akiro de la atoma armilo en Sovet-Unio? “Nia nekapablo konservi niajn naturajn riĉaĵojn, la kreskanta ŝarĝo de niaj buĝetaj engaĝiĝoj, la timiga kresko de nia publika ŝuldo” kondukas la landon sur la deklivon de “relativa ekmalfortiĝo”, maltrankviliĝas, jam en 1952, la eksa plej alta komandanto de la aliancitaj trupoj Douglas Mac Arthur, kiu volis bombadi Koreujon per atoma armilo. La sekva jardeko markas la revenon de la hegemonio-tento. En sia investitura parolado, la 20-an de januaro 1961, John F. Kennedy proklamas: “Ni eltenos iujn ajn ŝarĝon, akceptos ian ajn elprovon, subtenos iun ajn amikon. Ni kontraŭstaros iun ajn kontraŭulon por garantii la triumfon aŭ la pluvivon de libereco.”

La certeco-fazoj ofte respondas al periodoj, kie ekonomiaj malegalecoj reduktiĝas, kie la estonto ŝajnas bela por la mezklaso. Tuj kiam la horizonto malheliĝas, la potenco refariĝas peza ŝarĝo. En la 1970-aj jaroj, dum la interezkvotoj kaj la ŝuldo de la familioj kreskas kaj dum la du petrol-ŝokoj malfortigas la landan ekonomion, la vjetnama katastrofo kaj la soveta antaŭeniro en Azio kaj en Afriko malkaŝas la malvirtojn de la usona armea dominado. En 1976, laŭ raporto de la Konsilio de Eksterlandaj Rilatoj, 43% de usonanoj konsideris, ke Usono devas “unue okupiĝi pri siaj propraj aferoj”, rekordo depost la lanĉo de tiu enketo en 1964 (20%).

La du formoj de sama naciismo

EN 2013, ili estis 52%, jen nova rekordo. Laŭ enketo de marto 2014, nur 30% de usonanoj volus, ke ilia lando defendu Pollandon se ĝin atakus Rusujo; la nombro falas ĝis 21% por Latvio, kaj eĉ Britujo apenaŭ atingas 56%. Enketon post enketo, nur la atakoj per senpilotaj aviadiloj kaj la bombadoj kontraŭ la OIŜ deciditaj post la militpreno de Mosul kaj la senkapigo de la ĵurnalisto James Foley en aŭgusto 2014 ricevas larĝan popolan subtenon.

Jes ja, “opinio povas esti prilaborita”, kaj oni povas igi militon populara*. S-ro Obama ne deziras tion, same ankaŭ ne s-ro Trump — kiu eĉ proponis retiri sian landon el la NATO, ĉar la organizo estas“malmoderna” kaj tro multe kostas. Kiel montris la brita historiisto Perry Anderson, intervenismo kaj izolismo konsistigas du formojn de la sama naciismo. Unu legitimas la dominadon de Usono valorigante sian universalismon (kiu pravigas la mesiisman aktivismon de Vaŝingtono, kiu gvidas la planedon sur la bona vojo), la alia legitimas ĝian esceptismon (kiu instigas konservi la unikan karakteron de socio vere aparta en la mondo)*.

*  Vd. Serge Halimi, Dominique Vidal, Henri Maler kaj Mathias Reymond, “L’opinion, ça se travaille”. Les médias, les “guerres justes” et les “justes causes”, Agone, Marseille, 2014 (1-a eld.: 2000).
*  Perry Anderson, Comment les Etats-Unis ont fait le monde à leur image, Agone, 2015.

Dominanta antaŭ la dua mondmilito, izolismo preskaŭ tute malaperas el la konservativa tendaro dum la malvarma milito, antaŭ ol reaperi post la disfalo de Sovet-Unio. Ĝi tiam alprenas du formojn: tiun de strikta retreto, portita de la liberecana Ron Paul, kaj tiun de konservativa kontraŭ-intervenismo, portita de s-ro Patrick Buchanan, ekskunlaboranto de Nixon kaj de Reagan: “Se ni ne ĉesas konduti same kiel la brita Imperio, ni finiĝos same kiel la brita Imperio*, martelis tiu lasta en 2006. Tiu tendenco, tre malplimulta en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, spertas novan viglon sub la prezidanteco de Obama. Grupigita ĉirkaŭ la Cato Institute kaj la revuo The American Conservative (fondita en 2002 de s-ro Buchanan por kontraŭstari la militon en Irako), ĝi elstarigas la katastrofojn de Afganujo kaj Irako, sed ankaŭ la kuntekston de ekonomia kaj socia krizo. La publika ŝuldo kondukas iujn respublikanojn preferi redukton de la elspezoj al pluteno de la armeaj buĝetoj. En aŭgusto 2011, la Kongreso tiel voĉdonis malabundo-planon (tiel nomatan “de sekvestrado”) kiu planis fortranĉi 1 000 miliardojn da dolaroj el la armeaj buĝetoj ene de dek jaroj. La “buĝetaj falkoj” tiam venkis la “armeajn falkojn”.

*  Patrick J. Buchanan, “Why are we baiting Putin?”, 9-a de majo 2006, www.antiwar.com

La sukceso de la kandidatiĝoj de s-roj Trump kaj Cruz en la respublikana tendaro konfirmas tiun novan tendencon kaj rivelas la kreskantan misakordon inter la potencularo de la eksterlanda politiko kaj la voĉdonantoj tentitaj de la retreto. Ankoraŭ nun, la plej influhavaj pensfabrikoj, la altfunkciuloj de la Pentagono kaj de la ŝtat-sekretariejo, la ĉefartikolistoj de la Wall Street Journal, de la Washington Post, de Fox News aŭ de Cable News Network (CNN) restas larĝe favoraj al intervenismo, kaj ilia voĉo estas ĉiam same laŭta. “La potencularo de la eksterlanda politiko konsistas el preskaŭ nur novkonservativuloj dekstre kaj liberalaj intervenistoj maldekstre”, konstatas Benjamin Friedman*. Plej multaj el tiuj singardemaj observantoj deklaris, ke ili sin detenos se s-roj Cruz aŭ Trump reprezentos la respublikanan Partion ĉe la prezidanta elekto. Kelkaj eĉ diris, ke ili voĉdonos por s-ino Clinton. La demokrata kandidatino subtenis la militon en Irako, la bombadojn en Sirio kaj Libio; ŝi opinias, ke la nuklea interkonsento subskribita kun Irano ne estas sufiĉe firma kaj ŝi ne hezitis kritiki s-ron Obama, de post kiam ŝi forlasis la ŝtat-sekretariejon. Kvankam ŝi antaŭnelonge mildigis siajn deklarojn por kontraŭstari la atakojn de sia rivalo Bernie Sanders — kiu apartenas de ĉiam al la kontraŭmilita marĝeno de la demokratoj-, ŝi estas la kandidato la plej intervenisma, kaj la plej trankviliga por la usona elito de la eksterlanda politiko. “La realistoj kaj la aliaj esploristoj skeptikaj pri la intervenoj estas ĉefe fermitaj en la universitato”, opinias Friedman.

*  Benjamin Friedman, “The state of the Union is wrong”, Foreign Affairs, Nov-Jorko, 28-a de janŭaro 2014.

Recentriĝi sur Usono: tiu argumento ofte revenas en la buŝo de s-roj Cruz, Trump kaj Obama por pravigi sian mankon de militemo. Ĉiuj tri kundividas la ideon ke la aliancanoj de Vaŝingtono — de Sauda Arabujo ĝis Francujo, la golfaj landoj, Germanujo kaj Japanujo — devus ĉesi kalkuli kun ĝi kaj porti ĉiu sian parton el la internacia sekureca sistemo. Fine, kvankam ili ĉiuj asertas sian volon je kiu ajn kosto defendi Israelon kaj senarmigi la OIŜ, iuj eĉ proponantaj apliki la metodon de la “bombo-tapiŝo”, ili paradokse interkonsentas por konsideri, ke Proksim-Oriento ne plu estas en la centro de la usonaj interesoj.

Verŝajne ĝusta ekonomie, tiu ideo metas demandojn el morala kaj politika vidpunkto: ĉu Usono povas subite dekreti, ke ĝi ne plu volas la aŭtoritaton, kiun ĝi mem konstruis per sia armilaro dum sesdek jaroj? Ĉu ĝi rajtas deturni sin, sen animstato, sen iu ajn riparoj (financa kompensaĵo, diplomatia subteno, starigo de kunlaborado bazita sur justa interŝanĝo, ktp.), de regiono, kiun ĝi pacience malstabiligis? Kio estas grava, “ne estas scii, ĉu estas paco [en Proksim-Oriento], sed ĉu Usono estas partoprenanta en la manko de paco”, cinike resumis Jeremy Shapiro, esploristo ĉe la Brookings Institution kaj konsilisto ĉe la ŝtat-departemento. Oni ne povas nuligi la historion: eĉ kiam ĝi ne plu havos soldatojn en la regiono, Usono restos respondeca pri la ĥaoso, kiun ĝi generis.

Benoît BRÉVILLE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“La brako de la gvidanta klaso”

ĜI JAM VIDIS TIOM DA; kaj tamen, la usona magazino pri kritiko de la amasinformiloj Fair (Fairness and Accuracy in Reporting), kiu metode nombras la gazetarajn biasojn, esprimas sian miregon. “Jen speco de rekordo, li anoncas: la Washington Post publikigis dek ses negativajn artikolojn pri Bernie Sanders en apenaŭ pli ol dek ses horoj, inter la dimanĉo 6-a de marto je la 22h20 kaj lundo 7-a de marto je la 15h54 — periodo kiu inkluzivis la gravegan demokratan debaton de Flint, en Michigan, kaj la gazetaran agitecon de la morgaŭo.” Sekvas listo de titoloj, ĉiu pli afabla ol la aliaj al la senatano de Vermont: “Clinton konkuras por la prezidanteco. Sanders faras ion alian”, “Freneze: Trump kaj Sanders uzas la samajn esprimojn”, “Kvin kialoj pro kiuj Bernie Sanders perdis la demokratan debaton de la pasinta nokto”, ktp.*.

*  Adam Johnson, “Washington Post ran 16 negative stories on Bernie Sanders in 16 hours”, 8-a de marto 2016, www.fair.org

Ne ĉiuj grandaj usonaj publikaĵoj manifestas la saman malamikecon al la maldekstra kandidato. En ĉefartikolo ŝajnanta bedaŭri, ke la demokrata Partio ne donas al li sufiĉe da konsidero dum li ĵus gajnis sinsekvon da balotaj venkoj, la Wall Street Journal konstruas mirigegan teorion: “S-ro Sanders ne estas respektata ĉar la demokrataj elitoj preferas kandidatinon, kiu maskas pli bone ol li sian socialismon” (“Sanders gets no respect”, 29-a de marto 2016). Resume, la demokrata antaŭelekto laŭ ĝi celas selekti la maldekstrulon kiu plej lertas kaŝi sian radikalecon, sed la ĵurnalo de la Murdoch-grupo feliĉe ja malkovris la manovron!

Antaŭenpuŝita de popola movado pli ol de la ĉefartikolistoj kaj potencularo, s-ro Sanders ĝuas, same kiel la respublikana kandidato Donald Trump, grandan liberecon vid-al-vide de la baronoj de la gazetaro. Ambaŭ diras kion ili pensas, dum ĉiu vorto prononcata de iliaj konkurantoj, kaj aparte de s-ino Clinton, estas pesita, niveligita, sterilizita de armeo da konsilistoj pri komunikado. Sed dum s-ro Trump insultas la ĵurnalistojn — ĉefe kiam ili estas virinoj-, s-ro Sanders analizas la sistemon, kiu ilin produktas. Pridemandita la 23-an de marto 2016 de la ĉeno The Young Turks (disvastigita de You Tube), li klarigis: “Ni devas trabori la nebulon de la dominantaj amasinformiloj, kiuj klopodas distri nin sen aliri la verajn problemojn. (...) Mi devis skribi leteron al la direktoroj de la grandaj ĉenoj por rimarkigi al ili, ke iliaj dimanĉaj elsendoj preskaŭ neniam temas pri la klimata demando. Kial? Ĉu oni rilatigu tion kun la fakto, ke la karbo- kaj petrol-produktistoj estas gravaj reklam-aĉetantoj? Mi kredas ke jes. Ili ankaŭ ne parolas pri la malegalecoj de enspezo kaj de riĉaĵo. Ĉu oni iam aŭdas debatojn vere seriozajn pri la kaŭzoj de malapero de la meza klaso? Kial la riĉuloj kaperas preskaŭ ĉion? La sano: ĉu vi vidis la filmon de Michael Moore Sicko? Estas tre bona filmo. Sed kiam mi parolas kun junuloj, ili ne scias, ke ni estas la sola granda lando sen senpaga sansistemo por ĉiuj. Ili ne scias, ke supera edukado estas senpaga en Germanujo, kaj en la skandinavaj landoj. La amasinformiloj ne klarigas tion al ili. Ĉar la amasinformiloj estas unu el la brakoj de la gvidanta klaso de tiu lando. Kaj ili volas paroli pri ĉio, escepte pri la plej gravaj demandoj, ĉar se oni parolas pri la veraj demandoj kaj se la homoj instruiĝas, ĉu vi scias, kio okazas? Ili ja povus voli ĉion ŝanĝi.”

Pierre RIMBERT


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Iama kontraŭkomunista bastiono malfermiĝas al Ĉinujo

Centrameriko forlasas Tajpeon

Dum longa tempo la kontraŭkomunistaj registaroj de Centrameriko estis por Tajvano iuj el ties plej fidelaj aliancanoj. La politika evoluo de Ĉinujo kaj la fortigo de ĝiaj komercaj ligoj kun la regiono tamen modifis la situacion ... La du rivaloj ĉe la markolo de Formozo batalas kun malsamaj armiloj kaj, por Tajpeo, minacas diplomatia izoliĝo.

“AGO DE elementa realismo”.* Per tiuj vortoj, en 2007, s-ro Oscar Arias Sánchez, tiam prezidanto de Kostariko, komentis sian decidon agnoski la Popolrespublikon Ĉinujo, kvindek ok jarojn post ĝia fondiĝo. Ekde 1949 kaj la ekzilo de la naciistoj de la Kuomintango, venkitaj de la komunistoj, ĉe la alia flanko de la markolo de Formozo ‒ kiu disigas Ĉinujon kaj Tajvanon ‒, Tajpeo revis ludi ĉefan rolon en la batalo kontraŭ la komunismo. Tre rapide ĝi povis kalkuli kun la favoroj de la latinamerikaj gvidantoj, kiuj sekvis la linion de Usono. La insulo teksis densajn ligojn kun la militistaj reĝimoj de la regiono. Ankoraŭ hodiaŭ, la impona statuo de Ĉiang-Kaj-Ĉek, la gvidinto de la Kuomintango, starigita de Alfredo Stroessner meze de la paragvaja ĉefurbo Asunciono, atestas pri la amikeco inter la du diktatoroj. Ambaŭ estis tre aktivaj membroj de la Monda Kontraŭkomunista Ligo, fondita en 1967 de la unua. Paragvajo restas la pontkapo de Tajvano en Sudameriko kaj ĝia sola aliro al la sudamerika komuna merkato (Mercosur).

*  The New York Times, 7-an de junio 2007.

En 1969 en la regiono nur Kubo estis agnoskinta la Popolrespublikon Ĉinujo. Post kiam la Imperio de la Mezo akiris en 1971 la usonan agnoskon kaj sidejon en la Unuiĝinta Naciaro (UN) anstataŭ Tajvano, ĝi laboris por fiaskigi la diplomatian reton de la rivalo. La voĉo de tiu reto de aliancanoj povas montriĝi altvalora por la insulo: malgraŭ ties adaj petoj, ĝi restas ekskludita el la internaciaj instancoj, kun la escepto de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), kie ĝi eniris en 2002. Pekino cetere trudas kriterion de ekskluziveco, kiu devigas la landon elekti, la malfermi ambasadejon en Tajvano signifas fakte la rompon kun Ĉinujo. Tiu regulo ne estas intertraktebla kaj do ebligas al Ĉinujo ankoraŭ pli izoli la insulon.

La elreviĝo de Nikaragvo

PEKINO SUKCESAS tion pli facile en Sudameriko ol en Centrameriko: ĝis en la 2000-aj jaroj, tiu ĉi estis bastiono por Tajvano. Pro tio la decido de Kostariko surprizis. Kvankam tiu ne ŝanĝas la fortrilaton inter Pekino kaj Tajvano,* la “elementa realismo” de s-ro Arias Sánchez povus trudiĝi ankaŭ al aliaj ĉefurboj. Unue sur politika nivelo, ĉar la latinamerikaj kontraŭkomunistoj ne pretervidis, ke la “ruĝa minaco” forvaporiĝis; sed ĉefe sur ekonomia nivelo.

*  Inter la dudek du landoj, kiuj agnoskas Tajvanon, ses troviĝas en la centramerika terkolo, kvin en Karibio (Haitio, Domingo, Sankta-Lucio, Sankta-Vincento kaj Grenadinoj, Sankta-Kito kaj Neviso). En Sudameriko nur Paragvajo havas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano.

Laŭ la tajvana prezidinto (sendependista) Ĉen Ŝui-bian, Ĉinujo “aĉetis per 400 ĝis 500 milionoj da dolaroj la diplomatian aliĝon” de Kostariko, en la kadro de sia strategio fari la insulon “orfon sur la internacia scenejo”.* La azia giganto ne avaris pri la rimedoj: inter 2004 kaj 2006, la kostarikaj eksportoj al Ĉinujo kreskis de 163,3 al 558,3 milionoj da dolaroj, dum la fakturo sendita al Tajpeo ne atingis 100 milionojn da dolaroj.

*  “La Gente”, Radio La Primerísima, Managŭo, 22-an de aŭgusto 2007.

Tiukampe la rimedoj de Ĉinujo montriĝas konsiderindaj, spite al la malrapidiĝo de ĝia kresko. Dum la unua pintkunveno organizita inter la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj (Celac) kaj la kontinenta Ĉinujo, la 8-an de januaro 2015 en Pekino, la prezidanto Xi Jinping promesis investi 250 miliardojn da dolaroj en la “profundigon de la kunlaborado inter Ĉinujo kaj Latinameriko”.* Kvankam la ĉinaj ĉefaj celoj restas la provizantoj je krudmaterialoj, ekz-e Argentino, Brazilo, Venezuelo aŭ Ekvadoro, la strategia situacio de la malgrandaj ŝtatoj de Centrameriko ne pretervidiĝis.

*  La Jornada, Meksiko, 8-an de januaro 2015.

Unue tiu de Nikaragvo, kun kiu la rilatoj ne anonciĝis plej bonaj. Apriore pli proksima de Pekino ol de Tajvano laŭ ideologiaj konsideroj, la sandinisto Daniel Ortega estis prudenta kiam li revenis en la potencon en 2006. Dum sia unua mandato (1985-1990) li vetis pri la azia giganto kaj ĉesigis la diplomatiajn rilatojn, kiujn la landoj ĉiam flegis kun Tajpeo kaj lasis al la tajvanaj diplomatoj monaton por forvojaĝi kaj cedi sian lokon en la ambasadejo al la ĉinoj. Tiu sperto montriĝis ne tre konvinka: ago de “revolucia romantikismo”, laŭ s-ro Carlos Fonseca Terán, la tiama vicsekretario pri internaciaj rilatoj de la Sandinista Fronto.* Ĉinujo donis nur timetan “moralan subtenon” al la batalo de la sandinistoj.

*  Kp Mario Esteban Roríguez, “¿China o Taiwan? Las paradojas de Costa Rica y Nicaragua”, Revista de siencia política, vol. 33, n-ro 2, Santiago, 2013.

Provante fortan revenon en la lando, Pekino ŝajnas esti kontribuinta al formulado de la projekto de nova interoceana kanalo, ideo kiun antaŭe Tajvano subtenis.* Tamen, ĉu tiu realiĝos? La grandaj laboroj, daŭre en morta punkto, estis prokrastitaj ĝis fine de 2016, kaj la hongkonga investisto taskita financi ilin, s-ro Wang Jing, antaŭ nelonge perdis 85 elcentojn de sia riĉaĵo favore al la ĉinaj borsistoj.

*  Vd François Musseau, “Fièvre des caneaux en Amérique centrale”, Le Monde diplomatique, septembro 2014.

La strategio de Tajvano en la terkolo cetere sekvigis multajn aferojn de korupto kiuj makulas ĝian bildon. Inter ili, la forvaporiĝo de 10 milionoj de dolaroj destinitaj al la rekonstruado de Salvadoro post la tertremo de 2001. Demandite pri la akuzoj kontraŭ li je deturno de monsumoj, la salvadora prezidinto Francisco Flores priskribis la metodojn de Tajpeo jene: “Tio estis tre aparta formo de kunlaborado dum mia mandato; la registaro de Tajvano transkontigis rekte sumojn al deputitoj, registaroj, fondaĵoj, politikaj organizaĵoj kiuj konsentis apogi la sendependecon de la insulo.”*

*  El Faro, 9-an de januaro 2014, www.elfaro.net.

Krome, Tajvano devas vivi kun embarasa pasinteco. En la nordo de la insulo, la militista akademio Fu Hsing Kang, fama pro la kvalito de siaj instruoj pri teĥnikoj de kontraŭkomunista batalo, akceptis nome Roberto d’Aubuisson, fondinton de la Naciista Respublikana Alianco (Arena) kaj unu el la gvidantoj de la salvadoraj “morto-skadroj”. Kaj Tajvano konservas siajn privilegiajn ligojn kun la dekstraj partioj de la regiono. Nu, depost la pac-kontraktoj kaj la reveno de la demokratio, pluraj landoj (Salvadoro, Gvatemalo, Nikaragvo ktp) spertis alterniĝon en la registaro. La politikaj brakoj de eksaj geriloj ideologie proksimaj de la komunistaj tezoj, kontraŭ kiuj Tajvano helpis batali, ekz-e la Fronto Farabundo Martí de Nacia Liberigo (FMLN) en Salvadoro, estas en la potenco.

Restas la rolo de Vaŝingtono. La densaj ligoj teksitaj inter Tajvano kaj la centramerika terkolo ebligas al Usono ludi sur pluraj tabuloj por konservi malrektan kaj diskretan influon en tio, kion ĝi ĉiam konsideris sia postkorto. En 2010 ekz-e ĝi armis Tajvanon per sesdek helikopteroj Black Hawk; kvin jarojn poste, la registaro de s-ro Ma Ying-jeu donis kvar da ili al Honduro, kie la registaro, devena el puĉo en 2009, frapiĝis kontraŭ la rezistado de parto de la loĝantaro ...

Guillaume BEAULANDE.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eskapi el la dominado de Pekino

Tajvano serĉanta ekonomian suverenecon

Triumfe elektita, s-ino Tsai Ing-wen, el la demokrata progresema Partio (sendependisma), enoficiĝos kiel prezidantino de la Respubliko de Ĉinujo (Tajvano) ĉe la fino de la monato. Evidente, Pekino vidas ŝian alvenon sen entuziasmo, eĉ kun certa malamikeco. La nova prezidantino devos ankaŭ fronti la socialajn aspirojn de la Tajvananoj.

LA BRILA VENKO de s-ino Tsai Ing-wen kaj de la demokrata progresema Partio (DPP) en la elekto de la 16-a de januaro 2016 estas turniĝo en la politika historio de Tajvano. Kvankam ĝi perdis la prezidantecon inter 2000 kaj 2008, la Kuomingtang (KMT) ĉiam sukcesis konservi plimulton da deputitoj en la Parlamento. Temas do pri la unua vera alterno depost la forigo de la milita leĝo kaj la demokratigo, en 1987.

Elektita per 56,1% de la voĉoj, s-ino Tsai disponas pri solida popola mandato kaj pri komforta parlamenta plimulto (68 lokoj el 113) por apliki sian programon kaj respondi al la maltrankvilo de tiuj, laŭ kiuj la alproksimiĝo de ambaŭ bordoj de la Tajvan-markolo, komencita de la foriranta KMT-registaro, serioze minacis la suverenecon kaj sekurecon de la insulo. La malamikeco de Pekino povus tamen komplikigi la taskon de la prezidontino, kiu enoficiĝos la 20-an de majo.

Pluraj faktoroj kontribuis al la sukceso de s-ino Tsai kaj de ŝia partio. La plej grava estas certe la sociala malkontento kaj la espero de nova impulso. Dufoje, en 2008 kaj en 2012, la KMT gajnis la elektojn agitante la timon de la ekonomia marĝeniĝo en kazo de venko de la PDP, sed ankaŭ elstarigante la pozitivajn konsekvencojn de “privilegiita rilato” kun Ĉinujo. Dum siaj du mandatoj, la prezidanto Ma Ying-jeou ja subskribis dudekon da interkonsentoj, kiuj ebligis malfermon de aeraj kaj maraj rektaj ligiloj, la disvolviĝon de ĉina amasturismo, kaj ankaŭ kadro-interkonsenton pri ekonomia kunlaborado (Economic Cooperation Framework Agreement, ECFA), unuan etapon por libermerkata zono inter ambaŭ marbordoj. Tiu liberaligo de komerco sekvigis konsiderindan kreskon de la tajvanaj investoj en Ĉinujo: inter 1991 kaj 2015, ili estis 154,9 miliardoj da dolaroj (136,7 miliardoj da eŭroj), el kiuj 90 miliardoj dum la kvin lastaj jaroj*. En 2009, Taipei permesis la ĉinajn investojn en kelkaj sektoroj; ili atingis 1,45 miliardojn da dolaroj (1,28 miliardojn da eŭroj) je la fino de januaro 2016*.

*  “Cross-strait economic statistics monthly”, n-ro 275, Mainland Affairs Council, Taipei, februaro 2016.
*  Tiu nombro inkluzivas la projektojn anoncitajn sed ne jam realigitajn. “Cross-strait economic statistics monthly”, jam cit.
Movado de la sunfloroj

SPITE AL ĉiuj tiuj rimedoj, la kresko forte malrapidiĝis. En la periodo 2008-2013, la malneta enlanda produkto (MEP) kreskis laŭ ritmo de 3,3% jare, kompare kun 6,7% inter 2000 kaj 2008. Kaj en 2015, ĝi falis ĝis 0,75%, la lando eĉ estis en recesio dum la du lastaj trimestroj. La senlaboreco-procento restis ĉirkaŭ 4%, sed la kritikoj temas precipe pri la malboniĝo de la labor- kaj viv-kondiĉoj. La kresko profitas esence al la plej riĉaj, dum la meza monata enspezo stagnas: laŭ la statistikoj de la registaro, en 2013 ĝi estis je la nivelo de 1998 (respektive 44 739 kaj 44 798 tajvanaj dolaroj, tio estas ĉirkaŭ 1 225 eŭroj).

Tamen, Tajvano estas unu el la landoj kie la labordaŭro estas la plej longa: meze 2 124 horoj jare por dungito en 2013, kompare kun 1474 horoj en Francujo, laŭ la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluado (OEKE). Kaj tiuj nombroj ne enkonsideras la ne pagitajn horojn. Laŭ enketo kondukita en 2011 de la dungo-agentejo Yes 123, 85,3% de la pridemanditaj dungitoj laboris pli ol dek horojn tage, kaj 70% ne ricevis pagon por la ekstraj horoj*. En la sama tempo, la prezoj de la nemoveblaĵoj tre rapide kreskis — la parto de enspezo kiun la Taipei-loĝantoj dediĉas al la loĝado estas la plej alta en la mondo*.

*  “Office workers’ lives “deprived””, Taipei Times, 2-a de majo 2011.
*  “Taiwan’s economy amid political transition”, US-China Economic and Security Review Commission, Vaŝingtono, DC, 6-a de januaro 2016.

La alproksimiĝo al Ĉinujo ne nur estas ekonomia malsukceso. Ĝi ankaŭ estigis novajn formojn de danĝero por la tajvana demokratio. La amasinformiloj estas elmetataj al triobla ĉina premo: aĉeto fare de tajvanaj entreprenistoj de gazetar-grupoj kiel China Times, por igi la eldonlinion favora al Pekino; memcenzuro por vendi la programojn sur la ĉina merkato; uzo de pajlohomoj por ĉirkaŭiri la malpermeson faritan al Pekino publikigi en Tajvano*. La hongkonga sperto pri cenzuro kaj pri ĉina subpremo al la gazetaro kaj la studentaj movadoj ludis gravan rolon por la konsciiĝo pri la riskoj de tro rapida kurado al la integriĝo de ambaŭ marbordoj.

*  Hsu Chien-Jung, “China’s influence on Taiwan’s media”, Asian Survey, vol. 54, n-ro 3, Berkeley, majo-junio 2014.

Cetere, manko de travideblo en la intertraktaĵoj kun Pekino kaj la ripetata volo transiri la parlamentajn kontrol-mekanismojn kreskigis malfidon al la registaro. Laŭ kreskanta parto de la voĉdonantaro, s-ro Ma perfidis sian promeson defendi la suverenecon kaj la demokration por engaĝiĝi sur la vojo de unuiĝo.

Ĉiuj tiuj malkontentiĝoj kristaliĝis en la “movado de la sunfloroj”, kiam la studentoj okupis la Parlamenton dum pli ol tri semajnoj, en marto-aprilo 2014, por protesti kontraŭ la provo trudi interkonsenton pri liberaligo de servoj*. Maltrankvilaj pro la malutila influo de la aŭtoritatema reĝimo establita ĉe la alia flanko de la markolo, ili reasertis, ke Tajvano ne estas ĉina provinco, sed suverena ŝtato.

*  Jérôme Lanche, “A Taïwan, les étudiants en lutte pour la démocratie”, Lettres de..., 28-a de marto 2014, http://blog.mondediplo.net

Tiu junularo, kiu kreskis post la demokrataj reformoj kaj masive rifuzas la scenaron de unuiĝo same kiel la ĉinan formulon “Unu lando, du sistemoj”, estis unu el la ŝlosilaj faktoroj de la elekto-malvenkoj de la KMT. Du postbalotaj enketoj montras, ke la 20-29-jaruloj, kiuj estas 17% de la voĉdonantaro, forte mobiliziĝis okaze de la prezidanta elekto: 74,5% voĉdonis, kompare kun 66,2% de la tuta voĉdonantaro; 71% de la unua-foje-voĉdonantoj (20-23-jaruloj) kaj 80% de la 24-29-jaruloj voĉdonis por s-ino Tsai*.

*  Enketoj faritaj de En Taiwan Thinktank, 17 kaj 18-a de januaro 2016, kaj TVBS Poll Center, 18-a kaj 19-a de januaro 2016.

Sume, kvankam Ĉinujo restas malfacile ignorebla najbaro, ĝi ne plu estas la mirakla solvo por la insulo. En siaj kampanjaj paroladoj, s-ino Tsai ne sufiĉe mastras sian ekonomian kaj politikan kurson. Ŝi do deziras redukti la dependo-faktorojn. Tri grandaj dosieroj atendas la PDP-administracion, el kiuj la unua estas la revigligo de ekonomio, kiu suferas gravajn strukturajn problemojn. La kreskon tiras esence la eksportaĵoj, el kiuj 40% iras al Ĉinujo (kaj Hongkongo), laŭ skemo establita de pli ol dudek jaroj: la produktoj estas fabrikataj en Ĉinujo fare de tajvanaj entreprenoj kaj eksportataj al la cetera mondo (“made in China by Taiwan for the world”).

Tre malmultaj entreprenoj sukcesis evoluigi internaciajn agnoskitajn markojn. Plej granda parto de la ‘industria teksaĵo’ restas dependa de subkontraktado por la grandaj internaciaj societoj, kaj tio igas ĝin malforta rilate la fluktuaĵojn de la monda ekonomio. Ĝis nun, la delokadojn en Ĉinujon de la munto-fabrikoj (kiel ekzemple Foxconn) akompanis komerca bilanco forte plusa. En 2010, Tajvano registris rekordan pluson, 41,7 miliardoj da dolaroj kun Ĉinujo. Sed la ekonomioj de ambaŭ markol-bordoj, kiuj estis komplementaj, de tiam ekkonkurencas unu la alian.

La tajvanaj entreprenoj estas iom post iom ekskluzivitaj el la starigo de ĉina produkto- kaj provizo-ĉeno, kiu kunigas grandajn grupojn (Lenovo, Huawei, Tsinghua Unigroup, ktp.) kaj el la etaj kaj mezaj entreprenoj (EME) fariĝintaj provizantoj. Tio grandparte klarigas la malaltiĝon de la eksportaĵoj, kiuj, kuplitaj kun la kresko de importado de ĉinaj produktoj, malaltigis la komercan pluson ĝis 28,1 miliardoj da dolaroj en 2015.

Por doni duan impulson al la ekonomio kaj reekvilibrigi la eksteran komercon, s-ino Tsai volas firmigi la ligojn kun la aliaj agantoj de la regiono, aparte kun Japanujo (6% de la eksportadoj en 2014) kaj Usono (1%)*. Ŝi ne kontestas la liberaligon de la interŝanĝoj, sed deziras redukti sian dependecon rilate al Ĉinujo kaj proponas, ke Tajvano aliĝu al la transpacifika partnereco (Trans-Pacific Partnership, TPP), la libermerkata interkonsento intertraktita iniciate de Usono. Ŝi paralele anoncis starigon de “nova politiko direkte al la sudo”, reference al la iniciato lanĉita dum la 1990-aj jaroj por instigi la entreprenojn investi kaj trovi novajn merkatojn en sudorienta Azio. Fine, ŝi decidis, ke Barato estu privilegiita partnero*.

*  Statistikoj de la ministrejo pri eksterlandaj aferoj, Taipei, aprilo 2015.
*  “Tsai debuts plan to bolster India, Asean relations”, Taipei Times, 23-a de septembro 2015.

La estonta registaro krome intencas kuraĝigi la evoluigon de industrio turnita al la novgeneraciaj teknikaroj kun intensa aldonvaloro. Ĝi indikis kvin sektorojn: la verdajn energiojn, la bioteknikarojn, la konektitajn objektojn, la inteligentajn maŝinojn kaj la nacian defendon.

Kelkaj fakuloj opinias, ke la ŝtato ne devus heziti interveni por plani kaj centralizi la riĉofontojn cele krei favoran ĉirkaŭaĵon por la disvolv-esploradaj aktivaĵoj kaj por la investoj en tiuj sektoroj. Publika mono povus esti investita en esplorinstitutoj aŭ entreprenoj, kiel okazis kun la kreado de la Esplor-instituto pri la industria teknikaro, la industria parko de Hsinchu aŭ la entrepreno United Microelectronics Corp. (UMC) en la 1979-1980-aj jaroj, kiam la insulo reorientis sian industrion al la informadaj teknikaroj*

*  “New industries call for new methodologies”, Taipei Times, 4-a de aprilo 2016.

Se ĝi estas plenumita, la balota promeso de “lando liberigita el la nuklea energio” ĝis maksimume 2025 — dum ĝi nun dependas de ĝi je preskaŭ 20% de sia elektro-produktado — povus stimuli la disvolvadon de la verdaj energioj.

Dum sia elekto-kampanjo, s-ino Tsai ankaŭ promesis pli bonan dispartigon de riĉaĵoj kaj plibonigon de la vivkondiĉoj de la loĝantaro per serio de socialaj rimedoj. Aparte per altigo de la minimuma enspezo (nun 20 008 tajvanaj dolaroj, t.e. 540 eŭroj, kio ne ebligas kovri la fundamentajn bezonojn) kaj malaltigo de la laŭleĝa maksimumo de laborhoroj, kiu, de 84 h por du semajnoj nun, reduktiĝos al 40 h semajne. La prezidantino ankaŭ promesis konstrui 200 000 loĝejojn moderekostajn kaj faciligi la loĝej-merkaton. Fine, ŝi promesis plibonigi, kunlabore kun la lokaj kolektivoj, la sistemon de sociala asekuro, aparte por la maljunuloj.

Revigligo de la defendo-industrio

SINJORINO Tsai volas ankaŭ plifortigi la defendo-industrion kaj doni al ĝi novajn rimedojn. Tio devus kontribui al vigligo de la ekonomia kresko, laŭ la nova teamo, kiu promesas kreadon de ok mil dungoj kaj malpli grandan dependecon rilate al Usono por la armil-aĉetoj*.

*  “Tsai unveils ambitious national defense policy”, Taipei Times, 30-a de oktobro 2015.

Okaze de sia vizito en Vaŝingtono en junio 2015, s-ino Tsai deklaris, ke ŝi volas kreskigi la kapablojn de la tajvana defendo. Tiu ĉi havu rimedojn fari sufiĉe da damaĝoj al la popola Armeo, tiel ke Pekino hezitos ĝin ĵeti al la insulo. Eblas pensi, ke la daŭrigo de la misilo-programoj okupos gravan lokon en tiu strategio. Fine, la kreado de “ret-armeo” celas alfronti la novajn defiojn metitajn de Ĉinujo koncerne spionadon kaj ret-atakojn, kiuj jam estas realaĵo malgraŭ la plivarmiĝo de la rilatoj kun Pekino sub la prezidanteco de s-ro Ma.

Pluteni stabilecon de tiuj rilatoj: jen la tria malfacila dosiero pri kiu la PDP devos zorgi. Ankaŭ estas tiu, pri kiu s-ino Tsai havos malplej da povo, se oni konsideras la malamikecon afiŝitan de Pekino kontraŭ partio, kies statuto plu entenas klaŭzon pri sendependeco - eĉ se ĝi neverŝajne estos aplikata. Kvankam sin prezentante kiel la prezidantino de “nova Tajvano”, kiu intencas esti firma pri la suvereneco-demando, la prezidantino promesis konstrui rilatojn “pacajn, stabilajn, serenajn kaj daŭripovajn” kun sia najbaro.

Ŝi ankaŭ certigis, ke ŝi ne nuligos la interkonsentojn subskribitajn, escepte tiun pri servoj, kiu ne jam estas ratifita*. Ŝi do verŝajne restos je la pozicio de la rezolucio pri la estonto de Tajvano, adoptita de la PDP en 1999, laŭ kiu ne necesas proklami sendependecon, ĉar Tajvano jam estas sendependa kaj suverena ŝtato. Tio certe estas la signifo de la antaŭstato, kiun ŝi asertis voli pluteni dum la tuta elekto-kampanjo por trankviligi la voĉdonontojn. Dirante, ke ŝi estas malferma al dialogo se ĝi okazas sen antaŭkondiĉoj, ŝi lokas la pilkon en la tendaron de Pekino.

*  Subskribita en junio 2013, tiu interkonsento estas la sekvo de la ECFA. Ĝi planas redukton de la tarifbarilojn en 64 sektoroj tajvanaj kaj 80 sektoroj ĉinaj de servoj (financo, transporto, eldono kaj kulturaj enhavoj, turismo kaj hotelindustrio, amuzindustrio...)

Tanguy LEPESANT


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu movado kontraŭ korupto aŭ maskita ŝtatrenverso?

Trompa printempo en Brazilo

Laŭ parto de la gazetaro, la procezo de elpostenigo de la prezidantino Dilma Rousseff, lanĉita la 17-an de aprilo per voĉdono de la parlamento, atestas pri la forto de la juna brazila demokratio. Estas precize la malo. Per tio, ke ĝi ne reformis la politikan sistemon de la lando, la maldekstro armis la kaptilon, kiu nun fermiĝas ĉirkaŭ ĝi.

ALMENAŬ 500.000 manifestaciantoj en San-Paŭlo, preskaŭ same multaj en Rio-de-Ĵanejro, 100.000 en Braziljo. Sume preskaŭ tri milionoj da homoj okupis la stratojn en centoj da brazilaj urboj, la 13-an de marto, kaj prezentis homamason, kiun oni prezentis kiel la plej grandan mobiliziĝon post la movado Direitas Já! (“Rektajn elektojn tuj!”), kiu defiis la diktatorecon en la unua duono de la 1980-aj jaroj.

Tiu civitana ondo kontribuis al tio, ke oni resendis la militistojn en la kazernojn. Sed la protestantoj de hodiaŭ, kiuj flirtigas la flavan flagon de la nacia piedpilka teamo, ne postulas pli da rajtoj, da demokratio kaj da socia progreso. Kun krioj de Dilma for! Elpostenigo tuj!” kaj “Lula en malliberejon!”, ili postulas la faligon de prezidantino, kiu laŭdire kulpas pri “krimo de respondeco” per malobservo de la buĝeta regularo.* Tio direktiĝas ankaŭ kontraŭ ŝia antaŭulo, s-ro Luiz Inácio Lula da Silva, akuzita esti implikita en la skandalo de la operacio “Lava Jato” (“altprema lavado”): supozata deturno de miliardoj da dolaroj de Petrobras, la ŝtata petrol-giganto, profite al entreprenoj, partioj, kaj politikistoj.

*  La registaro de s-ino Rousseff laŭdire uzis la meĥanismon de prokrastado, do la provizoran prunton ĉe publikaj entreprenoj por financi certajn elspezojn, kio ebligas prokrasti ĝian enskribon en la publikaj kontoj. Multaj juristoj tamen opinias, ke tiu praktiko ne pravigas la proceduron de elpostenigo.

Kelkajn tagojn antaŭe, la 4-an de marto, dum iom energia surstratiĝo, kiu mobilizis dekojn da policistoj kaj kiu estis raportata de ĉiuj televidoj de la lando, la prezidinto estis ĉe mateniĝo arestita en sia domo kaj senindulge kondukita al la policejo de la internacia flughaveno Cogonhas kaj tie pridemandata de la federacia juĝisto Sergio Moro, taskita pri la dosiero. Tiu juĝisto, kiu ordonis tiun impresan operacion, suspektas la prezidinton ‒ surbaze de fidenunco ‒ ke li ĝuis la favorojn de Odebrecht, unu el la akuzitaj entreprenoj. Mallonge post tiu provizora aresto, la prokuroro de San-Paŭlo publike postulis la “provizoran malliberigon” de “Lula”, akuzante lin je “lavado” kaj je “kaŝado de valoroj”.

La simpatiantoj de la prezidinto, kiu estas daŭre tre populara, pensas ke la juĝistoj aranĝis komunikilan linĉadon. Kaj, dum tiuj triumfas, kiuj jam de monatoj kampanjas por la elpostenigo [de la prezidantino Rousseff], la brazilaj juĝistoj alfrontas la demandon pri la laŭleĝeco de la agadoj farataj kontraŭ s-ro Lula da Silva kaj pri la valido de la proceduro “de akuzo kaj elpostenigo” lanĉita kontraŭ s-ino Rousseff, kiu siavice akuzas pri “institucia ŝtatrenverso” teksita de siaj kontraŭuloj.

Ekster la lando la internaciaj komunikiloj disvastigas la “pravan indignon” de la brazilanoj kontraŭ la korupto. “Tio ĉi ne estas ŝtatrenverso”, decidas la vespergazeto Le Monde en sia ĉefartikolo de la 30-a de marto 2016, dum la usona ĵurnalisto Chuck Todd celebris la ribelon “de tuta popolo” (NBC News, 17-an de marto 2016) kaj El Païs la agon de “heroa juĝisto” (19-an de marto 2016). Laŭ la usona ĵurnalisto Glenn Greenwald, figuro de la Snowden-afero, la grandaj gazetoj kontentiĝas per disvastigo de la “monolita, kontraŭdemokratia kaj oligarĥia retoriko” de la brazilaj komunikiloj. Kaj tiu retoriko estas “almenaŭ radikala simpligo de la okazanto kaj pli ol verŝajne propagando-kampanjo kun la celo submini maldekstran partion”.* En la ĥoro de tiu unuvoĉeco, la germana semajngazeto Der Spiegel misharmonias, parolante pri “malvarma ŝtatrenverso”: “Por la unua fojo post la fino de la armea diktatoreco, la plej granda latinamerika lando alfrontas profundan institucian krizon kiu povas detrui ĉiujn progresojn faritajn en la lastaj tridek jaroj. Parto de la opozicio kaj de la justico agas, kune kun la plej granda telekomunika entrepreno, TV Globo, en sorĉistin-ĉasado kiu celas la prezidinton Lula.”*

*  Andrew Fishman, Glenn Greenwald kaj David Miranda, “Brazil is engulfed by ruling class corruption ‒ and a dangerous subversion of democracy”, The Intercept, 18-an de marto 2016 www.theintercept.com.
*  Jens Glüsing, “Staatskrise in Brasilien: Kalter Putsch”, Der Spiegel, Hamburgo, 19-an de marto, 2016.

En tiu agado, GV Globo ne suferas grandan izolitecon. Kelkajn horojn antaŭ la komenco de la mobilizoj por la elpostenigo de la 13-a de marto, la Estadão de San-Paŭlo publikigis akran ĉefartikolon kiu instigis ĉiujn “bonajn homojn plenumi sian civitanan devon” kontraŭ la “plej malbona registaro de ĉiuj tempoj”. Tagon antaŭe, ekde mateniĝo, la radio-reto Transamerica uzis la saman registron kaj ne hezitis dum dudek kvar horoj dissendi la kontraŭregistarajn sloganojn de la kolektivo Vem Pra Rua “Surstratiĝu”, unu el la laboristaj pelfortoj de la movado. Karikaturecaj kaj trompeŝajnaj, la titolpaĝoj de la magazino Veja* frapas same kiel multaj akuzoj la prezidantinon kaj la prezidinton. “Ili scias ĉion”, “Lula gvidis la sistemon de korupto”, “Lia vico [iri en malliberejon]!” ...

*  Vd Carla Luciana Silva, “‘Veja’, la magazino kiu pezas en Brazilo”, Le Monde diplomatique, decembro 2012.

La pli serioza Folha de Dourados uzas malpli agresan stilon, ekzemple ĝi rifuzas esprimi sin pri la laŭleĝeco de la elposteniga dispono. Sed, kiel rimarkigas Bia Barbosa kaj Helena Martins, “la fabrikado de la publika opinio povas pasi tra [...] pli subtila procezo. Ne necesas elŝviti malamon. Prefere teni sin je pli simplaj paroloj, laŭplaĉe ripetataj, kaj kaŝi la kontraŭajn opiniojn [...]. La [brazilaj] komunikiloj gurdas la ideon ke la korupto estas la rezulto de grupo tre decidema kaj apogas la opinion laŭ kiu ni havas la plej malbonan registaron.”*

*  Bia Barbosa kaj Helena Martins, “Análise: O papel da midia nas manifestações do 13 de março”, Folha de Dourados, 15-an de marto 2016.
Mastra simbolo en la manifestacioj

LA DU ĈEFAJ inform-kanaloj, la “Jornal Nacional” de TV Globo kaj la “Telejornal” de ĝia konkuranto SBT, elstaras en tiu procedo. La aresto de s-ro Lula da Silva en lia hejmo okazigis multajn specialajn raportaĵojn kaj filmetojn, kiuj prisilentis aŭ malpli valorigis la argumentojn de la defendo kaj pufigis tiujn de la akuzo. Post la kruda atentigo de s-ino Rousseff al la prezidinto por ke li aliĝu al ŝia registaro, la televid-novaĵoj dissendas maŝe privatan telefon-interparoladon inter la du protagonistoj, per kiu ili pensas pruvi la kulpon de la prezidinto. Ne gravas, ke eminentaj juristoj konsideras tiujn subaŭskultajn kontraŭleĝaj kaj vidas en ili misuzon de la povo fare de la juĝisto kaj eĉ agon de perfido: la ĵurnalistoj ignoras la kritikon kaj tuj kondamnas, spitante la necesan supozigon de senkulpeco.

La raportado de la komunikiloj ridindigas la manifestaciojn por la registaro, tamen amasajn, aŭ prezentas ilin kiel “manifestaciojn de aktivuloj” obeantaj la Partion de la Laboristoj (PT), la sindikatojn aŭ sociajn movadojn. Ĝi disvastigas la bildon de Brazilo kiu leviĝas kiel unu sola homo kontraŭ korupta registaro. Sed enketo aperinta en Folha de S. Paulo (14-an de marto 2016) vidigas alian bildon: la grandega plimulto de la protestuloj estas blankuloj, kun diplomo de superaj studoj kaj apartenas al la kategorio de mezaj, altaj kaj eĉ tre altaj enspezoj, do al la elito de la brazila socio.

En la sociaj retoj, pluraj kliŝoj resumas la specon de tiu “ribelo”, ekz-e tiu paro kiu manifestacias kun servistino kiu puŝas la infanĉareton de ilia ideto, tiuj manifestaciantoj kun glaso da ĉampano en la mano, aŭ tiu afiŝo fiere svingata de juna protestantino: “Fia Dilma” Mia familio ne sukcesas dungi domservistojn, ĉar ĝi ne povas pagi la socialajn ŝarĝojn” ‒ klara aludo al la rajtoj, kiujn la registaro de Rousseff en 2013 donis al la ses milionoj da domdungitoj en la lando.

Se oni citas la kontraŭkoruptajn kaj kontraŭregistarajn sloganojn, kiujn la “bonaj homoj” skandas, montriĝas ke ili ne elstaras per progresismo: plendoj kontraŭ la impostoj, rifuzo de sociala politiko, akuzoj kontraŭ la publika instruado ‒ kvalifikata kiel “fabriko de idiotoj” aŭ kiel marksista bastiono ‒, atakoj kontraŭ la malriĉuloj kaj la elektantoj malbone informitaj kaj instrumentataj de la PT, rasistaj karikaturoj, kaj eĉ alvokoj por interveno de la armeo ...

Tiu protesta ondo, kiu donis al si kiel simbolon gigantan plastan anason, kiun oni vidas televide en la tuta mondo, estas fakte la simbolo de la Federacio de la Industriistoj de la Ŝtato San-Paŭlo (Fiesp) kaj pli similas al la “marŝoj de la familio kun Dio kaj por la libereco”, kiuj okazis antaŭ la puĉo de 1964, ol al civitana kaj demokratia vekiĝo. Tiutempe tiuj marŝoj kontraŭis la progresajn reformojn de la prezidanto João Goulart, akuzita je komunista konspiro. Hodiaŭ, la celo, malantaŭ la batalo kontraŭ la korupto, estas detrui la PT kaj entombigi la (magrajn) atingojn de la “lulismo”. Unu el la agantoj de la kontestado kontraŭ Rousseff, la juna Kim Kataguiri, elstara figuro de la Movimento Brasil Livre (“Movado Brazilo Libera”), rezignis pri ĉia reteniĝo: “Oni ne kontentiĝu per elsangigo de la PT, oni devas pafi kuglon en ĝian kapon.”*

*  Citita de João Paulo, “O rancor da esquerda e o odio da ultra direita”, Brasil Decide, 12-a de aprilo 2015.

Dum la atakoj de la grandaj komunikiloj jam ne mirigas, la novaĵo estas la sursceniĝo de la jura potenco. Kia ajn estas la grado de implikeco de la prezidinto, la ofensivo de la justico semas dubon pri la senpartieco de la juĝistoj kaj nutras la suspekton de politikiĝo de parto de la publika ministrejo. Ĉu estas vere hazardo, ke la juraj proceduroj kontraŭ s-ro Lula da Silva komenciĝis kelkajn tagojn post kiam tiu anoncis sian kandidatiĝon por la venontaj prezidant-elektoj? Ankaŭ la rapidaj kaj arbitraj metodoj de la juĝisto Moro, la idolo de la manifestaciantoj por elpostenigo [de la prezidantino], levas demandojn: selekta likado al la gazetaro, rompo de la sekreto de jura esplorado, disvastigo de telefonaj subaŭskultaĵoj, amasa uzado de intertraktitaj konfesoj, impresaj arestoj, ktp.

Proksima de la Partio de la Brazila Socialdemokratio (PSDB, dekstra), kiu neniam digestis sian malvenkon en la prezidant-elekto de 2014, la federacia juĝisto de Paranao diras ke li sekvas la operacion “Puraj Manoj” de italaj juĝistoj en la 1990-aj jaroj kaj nur pene kaŝas siajn intencojn: rompi la ikonon de la brazila maldekstro. Li klarigis jam en artikolo aperinta en 2004, ke necesas konservi “la intereson de la publiko alta [...] kaj la politikajn gvidantojn en la defendo, tiel ke oni povu akiri “la apogon de la publika opinio al la juraj agoj kaj samtempe malebligi ke la persekutataj personoj malhelpu la laboron de la juĝistoj”. Kun la risko “makuli ilian honoron”, ĉar “la reklamo sekvas pravajn celojn ne atingeblajn per aliaj rimedoj”.*

*  Citita de Venício A. de Lima, “A hipocrisia da grande mídia”, Carta Maior, 22-an de marto 2016, www.cartamaior.com.br.

Por la opozicio, kiu vere ne ŝatas la ideon ke la ĥarisma ekssindikatisto revenu sur la politikan scenejon, la pruvo je kulpo de s-ro Lula da Silva estus nekredebla bonaĵo. Ĉar, dum la malpopulareco de s-ino Rousseff donas al la aliaj grandaj partoj ĉiajn ŝancojn, la kandidatiĝo de “Lula” povas denove neniigi ilin. “La voĉo de la strato ne estas nepre tiu kiu esprimiĝas en la urnoj”, memorigas deputitino de la PT. “Vi povas eksigi Dilma-n, aldonas loĝantino de popola kvartalo de Rio-de-Ĵanejro, kaj poste kio? Per kiu anstataŭigi ŝin? Ŝi servas kiel propeka kapro. Ĉiu ŝtelas en Brazilo, kaj ankaŭ mi kredas, ke Lula ŝtelis. Kiu ne faris tion? Sed lia registaro tre plibonigis la vivon de la malriĉuloj.”*

*  Eduardo Guimarães, “Protestos de ricos contra petistas deixam pobres desconfiados”, Brasil 247, 15-an de marto 2016, www.brasil247.com.

Ĉiukaze la okazantaj enketoj alportas ĉiutage siajn malkaŝojn, kiuj makulas ĉiujn partiojn. Ili montras, kiom “la korupto de la brazila politika klaso ‒ ankaŭ ene de la PT ‒ estas ĝeneraliĝinta”, notas Greenwald, kiu konstatas: “La brazilaj plutokratoj, la komunikiloj kaj la mezaj kaj superaj klasoj instrumentigas la korupton por sukcesi tion, kion ili per demokratiaj manieroj ne sukcesis: venki la PT.”

Malantaŭ tiu morala krucmilito kontraŭ la registaro kaj kontraŭ la korupto evidente kaŝiĝas aliaj celoj: elekto-ambicioj de iuj, intenco de la oligarĥoj konservi siajn privilegiojn, entombigi la socialajn atingojn, privatigi la mastrumadon de la submaraj petrolrezervoj antaŭ nelonge malkovritaj (la pré-sal); timo, antaŭ ĉio, esti kaptita de la enketo “Lava Jato” ... Pri tio, la advokato kaj politikisto Ciro Gomes emfazas, ke “la koalicio PSDB-PMDB* volas [...] la finon aŭ la morton de “Lava Jato”. La brazila demokratio devas scii, ke Rodrigo Janot [la ĝenerala prokuroro de la Respubliko] trovis ĝis mil kontoj en Svislando apartenantaj al ĉiuj partioj [de la opozicio]. Iliaj reprezentantoj renkontiĝas ĉe manĝoj, dum kiuj oni parolas pri kiel rapidigi la procezon de elpostenigo de Dilma, por poste anonci la finon de “Lava Jato”, kiu [danĝere] proksimiĝas al ili”.

*  Partio de la brazila demokrata movado, dekstra.

S-roj Eduardo Cunha, prezidanto de la parlamento, kaj Michel Temer, vicprezidanto, alvokita por gvidi la landon en kazo de elpostenigo de prezidantino, estas ambaŭ cititaj en la afero Petrobras. Pri ili, aŭ pri la proksimume 300 parlamentanoj akuzitaj je korupto kaj pri aliaj deliktoj en la kadro de “Lava Jato” (inter ili 36 el la 38 membroj de la komisiono pri elpostenigo, kiuj voĉdonis por tiu proceduro), la komunikiloj silentas kaj indulgas.

La PT portas sendube grandan parton de respondeco pri la krizo, kiu hodiaŭ trairas Brazilon. Ĉar ĝi preterlasis amendi la politikan sistemon, ĝi troviĝas nun kaptita en sia propra kaptilo.

Laurent DELCOURT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Enketo en Britujo

“Brexit”, maltrankvilo ĉe la laboristpartio

“Ĉu Britujo devas resti membro de la Eŭropa Unio aŭ forlasi ĝin?” Jen la demando, kiun la britoj estas invititaj respondi la 23-an de junio, kaj la gvidantoj de la Unio observas tion kun maltrankvilo. La maldekstro troviĝas en la dilemo: “ne” fortigus la pozicion de la konservativa deputito Boris Johnson; “jes” tiun de la ĉefministro David Cameron, ankaŭ konservativulo ...

KELKAJN semajnojn antaŭ la referendumo pri la eliro el la Eŭropa Unio, la politika vivo de Britujo montras plej malverŝajnajn aliancojn. Unue, tiun inter la ĉefo de la Laborista Partio, s-ro Jeremy Corbyn, de la maldekstra alo de la partio, kaj la konservativa ĉefministro David Cameron. Kvankam ili malkonsentas pri preskaŭ ĉio, tiuj du estas ambaŭ kontraŭ la “Brexit”*.

*  “Eliro de Britujo el la Eŭropa Unio” -vl

Junio 2015. Tri monatojn antaŭ ol ekgvidi la Laboristan Partion, s-ro Corbyn deklaras, ke “uzurisma Eŭropo, kiu transformus la malgrandajn naciojn en koloniojn submetitajn per la pezo de la ŝuldoj, ne havas estontecon”.* Tiu kondamno apenaŭ surprizas: en 1975, kadre de referendumo, s-ro Corbyn voĉdonis por eliro de Britujo el tio, kio tiam nomiĝis la Eŭropa Ekonomia Komunumo; en 1993 li rifuzis la traktaton de Mastriĥto kaj antaŭdiris, ke ĝi malpermesos al la naciaj parlamentoj “difini sian propran ekonomian politikon, favore al manpleno da ne elektitaj bankistoj”.* Kaj jen la ne atendita returniĝo: li subtenas la voĉon “Remain” (“resti”) en la kadro de la referendumo de la 23-a de junio.

*  Huffingtonpost.co.uk, 29-an de junio 2015.
*  Debato en la Malsupra Ĉambro, 20-an de majo 1993.

Kontraste al s-ro Corbyn, s-ro Cameron ĉiam pledis favore al la Eŭropa Unio. La bonaj rezultoj de la Partio por Sendependeco de Britujo (UKIP) kaj la vigliĝo de la eŭropskeptika tendenco en lia propra partio instigis lin modifi sian retorikon. La 23-an de januaro 2013 li severe riproĉis Union kiun li taksis tro malmulte liberala: ĝiaj “tro kompleksaj reguloj, kiuj malhelpas la labormerkatojn”, ĝia “ekscesa enkadrigo” de la agado de la entreprenoj, ĝia nekapablo malreguligi “la merkatojn de la servoj, de la energio kaj de la informadika sfero”, ĝia manko de emo intertrakti “liberkomercajn traktatojn”. Li promesis referendumon kaze de venko de sia partio en la parlament-elektoj de 2015 kaj anoncis, ke lia decido dependos de la intertraktadoj kun Bruselo por korekti la misfunkciojn de la Unio.* Kiam, la 23-an de februaro 2016, li fine engaĝiĝis por kampanji kontraŭ la “Brexit” antaŭ la Malsupra Ĉambro, li ricevis abundajn aplaŭdojn. Sed el la benko de la laboristoj.

*  Vd Bernard Cassen, “Brexit”, Cameron en sia propra kaptilo”, Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2016.

Ĉu la britoj volas kunmeti akvon kaj oleon? Ĉio kredigas tion. Dum s-ro Corbyn, en sia parolado de la 14-a de aprilo 2016, anoncis ke li defendas la voĉon “Resti”, lia strategia decido troviĝas en la perspektivo de “konstruado de la socialismo”, sed la identeco de la aliaj agantoj de la “restuloj” havas alian programon. Ilia kampanjo ricevis la subtenon de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), de la Banko de Anglujo, de granda parto de la entreprenoj de la FTSE 100 (la plej grandaj entreprenoj de la borso), de 80 elcentoj de la membroj de la ĉefa mastra organizaĵo (la Confederation of British Industry, CBI), kaj de la bankoj JP Morgan Chase, Goldman Sachs kaj HSBC. La ĉefa zorgo de tiuj lastaj: la sanstato de la City, la grandega financsektoro, kiu profitas de sia aliro al la eŭropaj merkatoj.

Jes ja, Bruselo kondutis krude kiam ĝi plafonigis (iomete) la plusojn pagatajn al la bankistoj. Sed la plej malbonaj mispaŝoj estas pardonataj kiam temas pri la demando de vivo aŭ morto. Nu, “la Brexit estus katastrofo por la City”, avertas s-ino Gina Miller, kunfondinto de la invest-societo SCM Private, dum debato organizita de la Financial Times la 23-an de februaro. Malfacilas la tasko por tiu, kiu provas starigi mapon pri la pozicioj pri la voĉdonado, ŝia kontraŭulo en la debato pravigas sian decidon por la Brexit per la sama postulo: eviti katastrofon por la City. Laŭ s-ro Howard Shore, fondinto de la invest-societo Shore Capital, oni devas forlasi la Union por protekti la bankojn. Kun des pli da entuziasmo, ke tio ebligos krome “akceli la liberaligon de la ekonomio”.

“Malfermita pordo por la seks-agresuloj”

La konservativuloj ‒ poreŭropanoj same kiel pledantoj por eliro ‒ malsamopinias do nur pri la rimedo respondi al la sama prioritato: konservi la City kaj pli malreguligi. Ene de brita maldekstro, kiu montris sian rifuzon de la socialliberalismo per sia elekto de s-ro Corbyn al la pinto de la Laboristpartio, tia celo ne faciligas identigi “naturan” aliancanon ... Iuj do serĉis aliajn kriteriojn por sia tendaro. Nome la demandon pri enmigrado.

Konservativa kampanjo por eliri el la Unio velas sur kunteksto favora al instrumentigoj. Atencoj en Parizo kaj en Bruselo, krizo de rifuĝantoj kaj, krome, agresoj en Kolonjo ... tiuj ĉi lastaj pufigis la velojn de la ksenofoboj: “Nenio malebligas la seksagresulojn veni al Britujo ekde kiam ili ricevis la germanan civitanecon”, diris ekzemple s-ro Mominic Cummings, direktoro de la kampanjo “Vote Leave” (“voĉdonu por forlasi”, en Twitter. “Parto de la maldekstruloj voĉdonos kontraŭ la Brexit por agi kontraŭ la rasismo”, opinias s-ro Adam Klug, kiu subtenas s-ron Corbyn.

La konservativaj eŭropskeptikuloj ne limigas siajn analizojn al etnaj kaj kulturaj kriterioj. La komunikile tre efika kandidato por la gvido de la Konservativa Partio Boris Johnson deziras rehavi la regadon pri la britaj landlimoj por malebligi al migruloj “tiri la salajrojn malsupren kaj premi sur la lernejoj kaj la sansistemo”.* La argumento efikas, ankaŭ maldekstre. Dum la registaro agas por malaltigi la financadon de la ŝtata sansistemo (NHS) kaj subfosi la intertraktad-kapablon de la salajruloj, la alvenuloj penetras en arenon faritan por igi ilin konkurenci kontraŭ la lokaj laboristoj. Kvankam la entreprenoj profitis la alvenon de eksterlandaj laboristoj ‒ kiel iom embarasite rimarkigas la Financial Times ‒ ĝi “ne nepre kontribuis al la prospero de la brita loĝantaro” (24-an de februaro 2016) ...

*  The Independent, Londono, 23-an de marto 2016.

“La salajrojn malaltigas la mastroj, ne la migruloj”*, rebatas la trockistoj de la Socialist Workers Party (SWP), kiuj tamen ne kapablas trudi sian analizon. En tiuj ĉi kondiĉoj, “almenaŭ triono de la maldekstruloj voĉdonos por la Brexit, opinias la ĵurnalisto Owen Jones. Kaj tion ili faras ne ĉar ili kritikas Bruselon aŭ la novliberalan Eŭropon: ili faras tion pro la enmigrado ...” Jones, post pledi por “maldekstra eliro”*, nun agas por ke Britujo restu en la Unio: ĉar la kontraŭ-enmigra argumento konvinkas, venko de la Brexit pravigus la ksenofobajn analizojn.

*  Socialistworker.co.uk, 6-an de oktobro 2015.
*  The Guardian, Londono, 14-an de julio 2015.

Tamen malfacilus demonstri, ke la alia opcio ‒ tiu de venko de la “restu” ‒ interpreteblas kiel signo de akceptemo al eksterlandanoj. Jen unu el la precipaj ambicioj de s-ro Cameron en siaj traktadoj kun Bruselo: Malebligi ke “la svarmoj da migruloj kiuj transiras la Mezmaron (...) atingu Britujon”.* Jen farite, pensas li: meĥanismo de “urĝa bremsado” permesas al ĉiu membroŝtato suspendi la pagon de familiaj atribuaĵoj al eŭropaj enmigrintoj en la unuaj kvar jaroj. Malgraŭ ĝia senutilo ‒ ĉar la plej multaj nove venintoj serĉas laboron kaj ne socialajn atribuaĵojn ‒, la dispono dubindigas unu el la plej fundamentaj principoj de la eŭropa konstruaĵo: la libereco moviĝi. Pli lastatempe la brita registaro ĝin adoptigis leĝon kiu permesas elpeli ĉiun neeŭropan enmigrinton kiu gajnas malpli ol 44.000 eŭrojn jare post kvin jaroj da loĝado. Kvankam s-ro Cameron ne estas s-ro Johnson, la batalo kontraŭ la ksenofobio havis jam pli rezolutan ĉampionon ...

*  ITV News, 30-a de julio 2015.

Serĉi en la konservativajn sakojn por trovi en ili politikan kompason montriĝis do senfrukta peno por la brita maldekstro. Certe pli valoris interesiĝi pri siaj propraj prioritatoj. Same kiel la Unite the Union, la plej granda sindikato de la lando kun 1,42 milionoj da membroj, la plej multaj organizaĵoj de salajruloj poziciiĝis en la tendaro de “restu”. “La Eŭropa Unio, tio signifas dungojn kaj socialajn rajtojn”, resumis s-ro Simon Dubbins, taskita pri la internaciaj rilatoj de la organizaĵo.

Ĉu dungoj? Laŭ certaj adeptoj de restado, ĝis tri milionoj da estas rekte ligitaj kun la aliro de Britujo al la eŭropaj merkatoj. La CBI taksas, ke la ligoj inter la insulo kaj la kontinento altigas la malnetan enlandan produkton je 4 ĝis 5 elcentoj jare. The Economist, kvankam kontraŭ la Brexit, tamen pridubas tiujn nombrojn. Analizante la taksadojn, la liberala gazeto konkludas: “Oni povas sendube taksi ke la Brexit havus negativan efikon sur la ekonomio, sed ne tre gravan.” (17-an de oktobro 2015).

Tiukaze, kion pri la socialaj rajtoj? En siaj dokumentoj de la kampanjo, Unite the Union klarigas: “Ekzistas du tipoj de ekonomiaj modeloj: la modelo malreguligita, usona; kaj la modelo reguligita, eŭropa.” Al la unua, priskribata kiel “agresema”, “novliberala”, “kontraŭsindikata” kontraŭstaras la intervenismo kaj la reguladoj de la Eŭropa Unio, ties agnosko de la sindikataj organizaĵoj kaj ĝia Ĉarto de fundamentaj rajtoj. La direktivoj de la Unio do garantias, laŭ Unite the Union, al la britaj laboristoj la rajton je forpermeso pro patrineco, enkadriĝon de parta laboro aŭ pagatajn feriojn ... “La Eŭropa Unio estas remparo kontraŭ la novliberalaj politikoj de la konservativuloj”, taksas la deputito George Kerevan, de la Skota Naciista Partio (SNP) kaj de la kampanjo “Remain”.

Ĉu “remparo”? La termino estis jam uzata dum la referendumo de 1975. Sed de la konservativuloj. Tiutempe ili ‒ kun Margaret Thatcher ĉekape ‒ opiniis, ke la Eŭropa Komunumo protektos ilin kontraŭ sindikatoj decidintaj bloki ĉian “reformon”. Laboristpartianoj kaj sindikatistoj siavice gardis sin kontraŭ eŭropa “klubo de kapitalistoj” kiu baros la vojon al socialismo. Kvardek jarojn poste, la “Fera Damo” kaj ŝiaj heredintoj transformis la landon; por la maldekstro, la minaco transformiĝis en pli malgrandan malbonon ...

Pli malgranda malbono tamen relativa: La Eŭropa Unio ne malebligis la starigon de la “nulhora kontrakto”* nek Londonon ne rifuzi la direktivon kiu limigas la semajnajn laborhorojn al kvardek ok. “Kaj krome, ardiĝas s-ino Hannah Sell, de la Socialist Party, se Jeremy Corbyn enpotenciĝus, lia programo estus kontraŭleĝa en la okuloj de Bruselo.” Ĉu interveno de la ŝtato por stimuli la britan industrion? Kontraŭleĝa. Ĉu ŝtatigo de la poŝto? Malebla. Ĉu ŝtatigo de la fervojoj? Malrealisma, pro tio la du plej grandaj fervoj-sindikatoj pledas por la Brexit.

*  Ĝi permesas al la entrepreno garantii neniun laborhoron al siaj salajruloj kaj devigi ilin atendi hejme ‒ sen esti pagataj ‒ ĝis kiam oni vokas ilin.

Krome la eŭropemaj konservativuloj esperas, ke venko faciligos la subskribon de la traktato pri la granda transatlantika merkato ... kiun la sindikato tute ne volas, ĉar ĝi estus la morto de la NHS. La eŭropa “remparo” kelkfoje alprenas minacajn formojn; imagu ke la laboristpartianoj iun tagon akiras la potencon, kaj tiu “remparo” similas al malliberejo ...

Jeremy Corbyn, kaptito en malamika teritorio

“Maldekstre neniu estas ĉarmita de la Unio tia kia ĝi ekzistas, resumas s-ro John Hilary, de la organizaĵo War on Want. La demando estas, ĉu ĝi estas reformebla aŭ ne. Miaopinie, ne.” La konstato de la greka eksministro pri ekonomio Janis Varufakis ne estas vere alia: “Ne estas, kvazaŭ demokratia deficito estus aperinta en Eŭropo, klarigas li. La eŭropaj institucioj (...) estis konceptitaj kiel zonoj sen demokratio.”* Tamen, s-ro Varufakis agas por ŝanĝo “deinterna”, al kiu aliĝas granda frakcio de la brita maldekstro.

*  Red Pepper, Londono, aprilo-majo 2016.

Ĉu li ankaŭ konvinkis s-ron Corbyn? Oni rajtas dubi. En sia parolado de la 14-a de aprilo 2016, la laborpartia gvidanto ja desegnis similan strategian linion: “Remain and reform”, resti en la Unio por reformi ĝin. Sed li ĵonglis per la personaj pronomoj. Unuflanke: “Ni kredas, ke la Eŭropa Unio alportis investojn, dungojn, formon de protekto por la laboristoj”; aliflanke: “Mi estis ĉiam kritika al multaj decidoj de la Unio.” Unuflanke: “Ili [la membroj de la partio kaj ĝiaj deputitoj] estas en sia plimulto konvinkitaj ke ni povas fari alie, restante en la Unio”; aliflanke: “Mi restas kritika [fronte al la manko] de travideblo [de la Unio] kaj al ĝia premo por malreguligi kaj privatigi la publikajn servojn”.

“Corbyn troviĝas en malamika teritorio ĉekape de la Laborista Partio”, ripetas liaj malnovaj kamaradoj, kiuj plimulte pledas por “maldekstra eliro”. Lia ĉirkaŭaĵo aŭdigas, ke la pledo de la laborpartiaj parlamentanoj favore al la Unio similas malpli al invito por defendi ĝin ... ol al ĉantaĝo. Pri la siria demando, s-ro Corbyn ne hezitis alfronti la dekstran alon de sia partio, favora al frapoj, ĉar li povis kalkuli kun firma bazo. Sed Eŭropo ne estas Sirio: “Niaj membroj, ofte freŝdate politikiĝintaj, ne ĉiuj cerbumis pri la eŭropa demando, konfidas al ni proksimulo de s-ro Corbyn. La tempo por konvinki ilin estis limigita, la risko bruski ilin, konsiderinda.”

“Neniu asertas, ke eliri el la Eŭropa Unio solvos ĉiujn niajn problemojn, emfazas s-ro Hilary. Tio estus nur la komenco de la batalo.” Kun la espero, opinias tiu eŭropskeptikulo, ke almenaŭ en la skalo de la lando “la socia transformado restos ebla”. Fari tiun batalon kontraŭ la brita elito kaj kontraŭ la dekstra alo de la Laborista Partio en periodo de ekonomia tumulto kaj sen garantio de amasa subteno de la bazo, tio sendube signifus politikan memmortigon.

S-ro Corbyn scias tion. Do, li havas du opciojn: defendi siajn konvinkojn en malfavora kunteksto aŭ lasi la Konservativan Partion dividi sin pri la eŭropa demando kaj samtempe rifuzi komunan kampanjon. Li decidis. Oni povas do imagi ke li tre longtempe bedaŭrus malvenkon de siaj novaj aliancanoj ...

Renaud LAMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La konsultejo de doktoro Strangulo

Serge Halimi: La konsultejo de doktoro Strangulo*

*  D-ro Strangulo (angle: Dr. Strangelove, france: docteur Folamour, germane: Dr. Seltsam) estas la protagonisto de la samnoma filmo de Stanley Kubrick el la jaro 1964. -vl

Baldaŭ falos domenoŝtono, sekvota de kroma. Nur tridek mil voĉoj mankis al la ekstremdekstra kandidato por fariĝi prezidanto de la Respubliko Aŭstrujo. Ĵus antaŭ la voĉdono, s-ro [?Jean-Claude Juncker] avertis: “Kun la ekstremdekstro nenia debato nek dialogo eblas.”* Sed ĉu eblis fari pli bonan donacon al partio, kiu prezentas sin kiel ekstersisteman ol tiun admonon fare de la eksministro de impostparadizo (Luksemburgio) fariĝinta prezidanto de la Eŭropa Komisiono per fimaklerado de la dekstrularo kaj de la socialistoj? Tiuj ĝuste regis kune en Vieno dum tridek naŭ el la sesdek naŭ lastaj jaroj, kaj estis forbalaitaj jam ĉe la unua baloto de la prezidant-elektoj.

*  Le Monde, 21-an de majo 2016.

S-ro Juncker, dotita per opinio pri ĉio, ankaŭ juĝis pri la leĝprojekto El-Khomri*, kontestata de plimulto de la francoj: “La reformo de la laborleĝo, volita kaj trudita de la registaro Valls, estas la minimumo de tio, kion necesas fari.” Ĉu minimumo? Jes, opinias s-ro Juncker, se oni komparas ĝin kun “reformoj kiel tiuj, kiuj estis truditaj [tiel] al la grekoj”.

*  Tiu leĝo celas malmunti gravajn socialajn atingojn de la laborleĝo akiritajn dum jardekoj da laboristaj bataloj post la Dua Mondmilito. -vl

La eŭropaj traktatoj konsistas efektive el montego da malpermesoj, da reguloj kaj da punoj (“reformoj”). Apliki ilin rigore, tio ne devigas kompreni ilian sencon. La prezidanto de la eŭrogrupo, s-ro Jeroen Dijsselbloem, ĵus koncedis, ke li mem malbone komprenas la signifon de tiu “struktura deficito”, kiun neniu ŝtato rajtas transiri: “Tio estas malfacile antaŭdirebla indikilo, malfacile mastrumebla kaj klarigebla. Unu el miaj frustriĝoj estas, ke ĝi altiĝas kaj malaltiĝas, sen ke mi vere scias kial.”*

*  Les Echos, Parizo, 29-30-an de aprilo 2016.

Tamen ĝuste pro tiaspecaj netravideblaj statistikoj Greklando ne ĉesas esti punata de la eŭropaj instancoj. Ili “trudis” al ĝi voĉdoni por sepmil-paĝa buĝet-leĝo, tri masivaj altigoj de la aldonvalora imposto (AVI), la privatigon de flughavenoj je forvendaj prezoj, la altigon al 67 jaroj por la aĝo de pensiiĝo, la altigon de kotizoj por malsan-asekuro, la ĉesigon de la protektoj interkonsentitaj por la etaj proprietuloj nekapablaj repagi siajn depruntojn ... Interŝanĝe, Ateno ĵus akiris prunton principe destinitan al ĝia kapablo repagi la interezojn de sia ekstera ŝuldo. La Internacia Mon-Fonduso (IMF) koncedas, ke tiu estas “neelportebla”, sed Germanujo rifuzas ke ĝi estu reduktita.

Berlino kaj la Eŭropa Komisiono tamen scias montri sin pli indulgaj. Kaj ne nur al la Britujo de s-ro David Cameron vidu la artikolon de Renaud Lambert: Enketo en Britujo. “Brexit” maltrankvilo ĉe la laboristpartio. Ekzemple, nenia sankcio estis trudita al Hispanujo, kies buĝeta deficito senĝene transiras la limon permesatan de la traktatoj. Nek Bruselo nek Berlino volis ĝeni la registaron de s-ro Mariano Rajoj ‒ membro de la sama politika familio kiel s-ro Juncker kaj s-ino Angela Merkel ... ‒ antaŭ la parlamentaj elektoj de la 26-a de junio.

Trudi kruelajn oferojn al tutaj popoloj nome de reguloj, kiujn oni eĉ mem ne komprenas, forgesi tiujn ĉi ekde kiam politikaj fratoj rompas ilin: ankaŭ sur tiu fekunda grundo de senmoraleco kaj de cinikeco la eŭropa ekstremdekstro avancas.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

’Aspekti riĉe nun aspektas nebone’

Kiam Vogue iris militi

Ĉi-jare, la brita eldono de Vogue fariĝis centjara. Surprize, la revuo atingis sian pinton kiam vestoj estis porciumataj kaj socialismo estis laŭmoda.

Foto el la ekspozicio ‘Vogue 100, jarcento de stilo’

La brita eldono de Vogue estis kreita kiel anstataŭo de importaĵoj dum la Unua Mondmilito. Oni lanĉis ĝin en 1916 kiam numeroj de la usona originalo, eldonata ekde 1894, estis juĝitaj neesenca kargo sur ŝipoj minacataj de germanaj torpedoj. Kiam la Dua Mondmilito komenciĝis en 1939, Vogue imagis ripeton de 1914: estos fronto en nordorienta Francio, sed la pariza modindustrio ankoraŭ funkcios, kvankam malfacile pro konskripcio kaj la perdo de internaciaj klientoj. Aferoj daŭros, se ne tute normale. Sekve, dum la “stranga milito” en la vintro de 1939, la revuo rifuzis malaltigi siajn normojn pri la eleganta vivo. Ĝi mallaŭdis virinojn kiuj citis la militon kiel pravigon por porti pantalonojn en la urbo.

Ŝtataj reguloj baldaŭ devigis la revuon malpliigi kaj la nombron de ekzempleroj kaj la nombron de paĝoj, sed ĝia tono restis senkondiĉe konsumisma: en Parizo, “ĉiuj loĝas ĉe la Ritz”; aĉetistoj de usonaj butikoj estis transirintaj Atlantikon por la printempaj kolektoj; en Londono, oficiroj vokitaj al militservo parade edziĝis post minimuma antaŭsciigo. Laŭ unu novedzino, la magazeno Harrods certigis ke ĝi povas plenumi la bezonojn de la koktela akcepto por la nupto kontraŭ ses ŝilingoj por persono, kaj ke ĉampano antaŭvideble ne mankos. Militservo por virinoj ankoraŭ estis libervola, kaj Vogue komisiis virajn verkistojn por moki tiujn, kiuj armeaniĝis - juna viro opiniis ke virinoj faru ĉiajn servajn laborojn sed ne cerban laboron, ĉar por tio ili estis netaŭgaj; alia asertis ke ili ne kapablas plenumi respondecan aŭtoritaton.

Plenaj numeroj pasis kun malmultaj mencioj pri la milito krom la militaj nomoj de novaj lipruĝaj nuancoj. En majo 1940, Vogue certigis al siaj legantoj ke ili ankoraŭ povas vojaĝi per litvagonaro al siaj ferioj ĉe la Riviero, sed ne al la Zone des Armées en la nordoriento kien kompreneble estas malpermesate iri. Malofte, ankaŭ estis notoj de minaco: ‘Eric’ (Carl Erickson), usona mod-ilustristo, desegnis sian edzinon ludantan triktrakon en la kelo de sia hejmo dum aerataka alarmo en zono submetita al la militleĝo, dum “iliaj hindoĉinaj servistoj staras kun rigida respekto” - unu tenis gasmaskon.*, la redaktisto de kronikoj de Vogue, rimarkis ke en Londono “la sablosakoj komencis liki kaj elĉerpiĝas, kiel sablohorloĝoj”.

*  Lesley Blanch, dezajnisto de teatraĵoj kaj afiŝoj kiu poste fariĝis ĵurnalisto, eksiĝis de Vogue en 1945 por edziniĝi al la diplomato Romain Gary. Ŝi verkis biografiojn kaj vojaĝlibrojn.

Vogue pliigis sian prezon pro la kresko de la kosto de papero “pliseverigita de la germana invado de Skandinavio”, sed priraportis sezonajn festetojn - kun tiom da atento pri la ĉefmanĝo el martrutaĵo kiom pri la kunmanĝantoj - kolektiĝintajn ĉirkaŭ la radio por noktomezaj novaĵoj pri la batalo por Norvegio. Tiam, subite, ĝi aperigis desegnaĵon fare de Carl Erickson, ne, kiel atendite, de la mezsezonaj kolektoj de Parizo, sed de kolumno da rifuĝintoj, inter ili gesinjoroj Erickson en kaduka aŭto. Ili devis returniri pro la subita nazia avanco, kaj estis trafitaj de mitralado sur la vojo inter virinoj kun sangaj piedoj, la ŝuoj eluziĝinte, puŝantaj beboĉarojn. S-ino Erickson aŭdis ke ŝia vilaĝo estas bombita: “La edzino, patrino kaj filino de nia viandisto estas mortigitaj. La viandisto freneziĝis.” Kaj jen, milito senmaska, presita inter reklamoj konsilantaj al legantoj “Investi je peltoj!” el ermeno kaj kanada sciuro, aŭ provizi sin per ladskatoloj da kondensita lakto.

’Virinoj estas severaj realistoj’

Estis Lesley Blanch kiu unue respondis; ŝia feroca, feminista voĉo komencis influi la tonon de Vogue: “Ĉiu brita virino fariĝos soldato” ŝi skribis rebate al la mokantoj, ĉar “virinoj estas severaj realistoj.” Ĉiu nun travivas historian epokon kiu ŝajnos al la legonto kvazaŭ fikcio; Fortreso Britio ŝvelas de vunditaj senmonaj rifuĝintoj, tial “ĉiu havas novan valoraron.” Modofotisto kaj eksmodelino Lee Miller faris siajn unuajn agofotojn dum bomboj faladis bruete apud la sidejo de brita Vogue, kio devigis ke la produktado estu farata en la subetaĝo: “ Vogue, samkiel ĝiaj kunlondonanoj, pasigas la nokton en ŝirmejo. ” (la magazeno Fortnum & Mason rekomendis dormosakon el kamelharo, remburita per ŝafida lano, kontraŭ 14 pundoj kiel kristnaskan donacon por ŝirmejanoj.)

La bombado de Londono (1940-1941) defiis ĉion por kiu - kaj per kiu - Vogue vivis, kaj ankaŭ detruis la konstruaĵon de ĝia profita farejo de kudroŝablonoj. Kiam la frazo “sekura kiel ĉehejme” ŝajnis esti eksmoda, valoraj posedaĵoj fariĝis ŝarĝoj, krom unu juvelaĵo en kiu estis muntitaj la plej belaj gemoj de la familio por esti portata ĉien kiel portebla kapitalo. Blanch ne evakuis siajn modestajn trezorojn kaj rekta bombtrafo detruis ĉion. “Krizokazaj sakoj staras apud niaj litoj, hamakoj” ŝi skribis. “Ĉiuj iradas portante valizojn”.

Estis socie akcepteble alveni al domoj de amikoj por peti banon antaŭ ĉefmanĝo el io ajn trovebla, eble kuirita per fajro en la kameno. Personaj servistinoj sekvis aliajn domservistojn en la armeon kaj municiajn fabrikojn, kaj al iu fama kampara grandsinjorino restis nur unu subservistino, “gapulo, revemulo, malakceptita de pli postulemaj dungantoj”. Blanch kredis ke valoroj tiom ŝanĝiĝis dum 1940 kiom la mapo de Eŭropo; la estonteco devos esti “nova Mondo por la Bravuloj (kiel) la simplaj demokratiaj landoj de Skandinavio”. Cecil Beaton, fotografisto, teatra dekoraciisto kaj brutala snobo, transformiĝis en percepteman reporteron, sagacan pri la lakona deteniĝemo kiu anstataŭis la melodramecan manieron de la Unua Mondmilito. En kontrolejo de aerarmeaj operacoj, li hazarde aŭdis la finan radiokomunikaĵon de la skipo de bombaviadilo: “Aviadilo perdas altitudon super Alpoj. Amon kaj kisojn. Amon kaj kisojn.” Liaj raportoj pri la aermilito estis kunpremitaj inter reklametoj pri laŭmezuraj korsetoj.

La altrudo de porciumado al vestoj en 1941 ŝajne liberigis la revuon. Esti laŭmode eksmodiĝis, kaj Vogue, subtenata de la ŝtata Ministerio de Komerco, varbis al minimumisma aro de tajlitaj vestaĵoj zorgeme bontenataj kiel la mezuro de bona kvalito kaj ankaŭ de ĝusta sinteno: “La virino, kiu estas elegante vestita laŭ la normoj de hodiaŭ, ne facile aspektos aŭ senpova aŭ ridinda.” Pro tio, ke “aspekti riĉe nun aspektas malprave”, Vogue entuziasmis pri la plano starigita de la plej eminentaj dezajnistoj de Londono produkti utility garments (utilecajn vestojn), fabrikitajn en la kadro de ĉiuj specifitaj restriktoj, interalie de tiuj pri laboristoj, kaj vendatajn kontraŭ reguligataj, justaj prezoj.

Ĉi tiuj demokratiigis la inteligentan dezajnon. Multaj virinoj, kiuj ricevis salajron el milita laboro, ŝparis monon kaj kuponojn por fortika Utileca aĉeto, foje beligita per koltuko kun patriota slogano - Dig for Victory (Ĝardenu por la Venko) aŭ Home Guard (Nacia Gvardio). Blanch notis ke, pro manko de servistoj, brulaĵo kaj libertempo, la riĉuloj jam ne okupis multajn ĉambrojn de siaj hejmoj sed nur unu, ofte la kuirejon, kaj ŝanĝis siajn manĝkutimojn, de formalaj manĝoj plurpladaj al unu plado plejparte legoma el unusola poto, kulerata el bovloj, aŭ eble nur vespermanĝo el bulkoj aĉetitaj ĉe surstrata ŝirmejo. Kun strikte porciumita sapo kaj kutime malvarma akvo, regula sinpurigo fariĝis luksaĵo. Blanch malestimis riĉajn evitemulojn kiuj akiris nutraĵojn kaj vestojn sen kuponoj - sinjorino kaj ŝiaj filinoj en marborda hotelo “prenantaj pluan ĉokoladan biskviton” estas malmodernaj, “sin kroĉantaj al ĉiuj komplikaj antaŭmilitaj normoj kiuj hodiaŭ estas nenio pli ol nenecesa bagaĝo”.

’Oni povas fidi ilin’

Kun Lee Miller kiel fotisto, Blanch raportis pri la virinaj servoj - WRNS (mararmeaninoj) pasantaj de timemaj firmteranoj al lertaj ŝipanoj de malgrandaj boatoj; ATS (terarmeaninoj) trejnantaj kune kun la viroj kun kiuj ili deĵoros en geaj kontraŭaviadilaj baterioj; WAAF (aerarmeaninoj), prilaborantaj teknikajn evoluojn - “iam malestimata, la emo al la matematiko kaj la scienco nun estas alte taksata”. Ŝia propagando tiom celis la valoron de dungitinoj, ilian rajton labori kaj ankaŭ havi familian vivon, kiom la mobilizadon subtene al la milito: “Oni ilin nek povas plirapidigi nek ĉikani,” laŭ iu komandoficiro, “sed oni povas ilin fidi.” Ĉefartikolo en Vogue esperis, ke post la milito ankoraŭ daŭros kaj la vartejoj financataj de la ŝtato kiuj liberigis patrinojn por labori, kaj la lakto kaj lernejaj ĉefmanĝoj kiuj sanige kompletigis la tagporciojn de infanoj. La revuo tamen ĝenerale ignoris la politikajn diskutojn instigatajn de la konscripcio de Britio por totala milito per la regado de ĝiaj mono (aĉet- kaj enspezimpostoj), materialaj rimedoj kaj popolo; estis nur unu ŝerca mencio pri la Raporto Beveridge kiu fiksis la postmilitajn politikajn opciojn.

Sed la ŝanĝiĝintaj sintenoj, kiuj vaste akceptigis la raporton, trapenetris ĉiun paĝon. Estu praktika - iru nudkrure somere (sunbrunigu aŭ tinkturu gambojn per kalia permanganato) aŭ rezignu pli necesajn ŝtrumpojn vintre. Estu scivola - kultivu kaj manĝu nekonatajn ingrediencojn kiel melongenojn, zukinojn, okzalon kaj ĉampinjonojn. La receptoj de Vogue celis legantojn en la kamparo, aŭ tiujn kiuj povis reporti neporciumatajn terproduktaĵojn al la urbo kaj, krom la “buleto da margarino” kiel kuirgraso, surprize similas modernajn nutraĵojn. En 1943, Vogue invitis al la junaj radikalaj arkitektoj Antony kaj Susan Cox skribi pri la rekonstruado de postmilita Britio, “por forigi la belan kaĉon kiun ni lasis akumuliĝi longe antaŭ ol la bomboj falis”, estante certaj, ke la estonteco devas esti planata por la bono de ĉiuj. Tio estis la momento kiam la socialdemokratio ĉesis esti politika argumento kaj fariĝis populara modo. Kiam apenaŭ estas sufiĉe por ĉiuj, kundividu ĉion, kaj vicatendu ĝin.

En 1944, la antaŭmilitaj provizoj de ĉio elĉerpiĝis: estis grava nesufiĉo de elastaĵo por fiksteni subvestojn. Britio fariĝis armita tendaro kun provizenda invadoarmeo, kaj varoj pli kaj pli malabundiĝis. La reklamoj de iuj modomarkoj nur montris iliajn etikedojn por konservi iliajn lokojn en la merkato, kaj Vogue klarigis kiel ripari tineajn truojn kiam oni distranĉas malnovajn vestojn por fari vestaĵojn por infanoj. La inventitaj ekscitoj de laŭsezonaj modoj ne povis konkuri kun la raviĝo de novaj ideoj. Blanch imagis pli bonan morgaŭon kun “komforto konsiderata kiel denaska rajto por ĉiuj, kaj ne kiel luksaĵo por kelkaj”. Ŝi volis agentejojn de dungiĝo kie oni povos dungi specialistojn pri hejmaj kompetentecoj laŭhore aŭ laŭtage, kaj lokajn tenejojn kie oni povos kolekti pakojn aŭ lavaĵon tagnokte. Ŝin alarmis tio, ke postmilitaj virinoj povus esti “kontentigitaj per gratula frapeto sur la dorson tuj post kiam virinaj laboristoj jam ne estos forte postulataj”, aŭ ke ili preterlasos sian penige perlaboritan egalecon “en momenta paroksismo de frivola virineco”. Knaboj devus esti “pli memstaraj ĉehejme. Neniu pensas ke estas strange, ke virino vivtenas sin per sia propra laboro kaj mastrumas sian propran hejmon. Sed kompatinda kaj lerta estas la viro kiu same faras.

’La aspekto de liberigo ne estas dekoracia’

Lee Miller persvadis siajn usonajn samlandanojn akrediti ŝin kiel militan korespondanton, ŝipiris al Francio post la albordiĝoj de Tago T, kaj resendis siajn unuajn bildojn el bataleja hospitalo en Normandio. Ŝiaj raportoj estis submetitaj al longaj prokrastoj, tial estis en aŭtuno kiam Vogue fine aperigis, ĉiujn kune, ŝiajn priskribojn pri la liberigo de Parizo kaj la sieĝo de St Malo. Tie (misdirektinte sian ĵipon) “mi estis la sola fotografisto ene de distanco de multaj kilometroj, kaj mi nun posedis privatan militon” dum usonaj soldatoj sturmis ĝian citadelon kun “grenadoj pendantaj sur siaj zonoj kiel monklipoj de Cartier.” Miller iam estis muzo al Surrealistoj, nun ŝi vivis ilian arton. En sinsekvaj du-paĝaj fotaroj ŝi portretis parizaninojn en iliaj belvestoj el la jaroj de la Okupacio, kaj kapitulacon de germanoj apud ruinigitaj pontoj de Luaro. “La aspekto de liberigo ne estas dekoracia” ŝi skribis dum ŝi avancis kun la Alianculoj de Parizo - kie modistoj elmontris siajn unuajn kolektojn en urbo kun nesufiĉo de nutraĵoj kaj brulaĵoj (vendistoj de ŝtofoj volvis sin per siaj specimenoj por ne malvarmiĝi) - al bataloj en glaciiĝinta Alzaco-Loreno, kie soldatoj de la Alianco volvis sin per puntkurtenoj el biendomoj por kamufli sin en la neĝo.

Nehaltigeble, Miller daŭre avancis trans Eŭropo. Ŝi sin lavis en la banujo de Hitlero, spektis dum lia monta rifuĝejo ĉe Berchtesgaden brulis, vidatestis la sentombajn korpojn de Buchenwald. Ŝiaj fotoj pri tiuj estis presitaj kun amplekso de nur kelkaj kvadrataj centimetroj, apud konsiloj de la Ministerio de Nutraĵo pri kiel enboteligi rozfruktan siropon, kaj dorsflanke de modofotaro pri ludvestoj portataj sur anglaj plaĝoj senigitaj je pikdratoj. Ŝi konkurencis por provizoj de reciklita papero kun lamentoj pri paco sen abundo, ĉar Britio havis postmilitan komercan deficiton de 1,2 miliardoj da pundoj kiun ĝi kompensis per eksportaĵoj je la kosto de la hejma konsumado. “Ni sopiras vendi, ĝuste kiel vi sopiras aĉeti” tekstis reklamo pri subvestoj. “La eksportkampanjo postulas longan atendadon.

En 1945, kun grandega plimulto, Britio voĉdone elektis socialisman registaron kun politikoj aluditaj de tiuj ĉefartikoloj en Vogue pri justa kundividado, inter ili la bonfara pledo de Blanch por “la ideo de baza manĝoporcio - la rajto de ĉiuj je la elementaj bezonoj de la vivo.” Singarde sed bonkore, Vogue konigis en artikolo la novan ĉefministron Clement Attlee de la Laborista Partio. Ĝi komencis esplori la nacian estontecon. Katuno ne baldaŭ revenos pro tio ke “la laboristaro ne volas reveni al industrio delonge en malkreskiĝo kun neadekvataj salajroj kaj laborkondiĉoj”, sed sintezaj materialoj estas disvolvataj. Cecil Beaton kredis, ke virinoj fariĝos plenfiguraj ĉar 25-jaran kulton de ekstrema magreco mallogigis bildoj pri malsato tra Eŭropo kiu “mordetas sian propran korpon”. Radio estis la rimedo de informoj kaj distro dum la milito, sed la venonta lanĉo de televido kiel rimedo de amuziĝo “iam definitive ekstermos sonelsendojn”. La laborista historiisto A L Rowse demandis, ĉu oni povas diri ion ajn pozitivan pri la malnova socio, kaj respondis ke nemulte, pro ĝia krudeco postulata de la kapitalo, precipe en arkitekturo kaj la socia komunumo: socialaj loĝejoj bonaspekte dezajnitaj estas la vojo al la estonteco.

Sed Blanch eksiĝis de Vogue en 1945, kaj la nova gvida voĉo estis multe malpli egalrajteca: Marghanita Laski*, kies unua artikolo notis: “Ni jam ne loĝas en niaj kuirejoj. Ĉiuj do denove parolas pri servistoj. La pli malkara gazetaro estas plena de intervjuoj kun eksarmeaninoj kiuj ĉiuj diras, ke ili ne povus imagi reveni en domservadon.Vogue komencis senti ke oni devus rekonskripcii tiajn fraŭlinojn en servutecon, kvankam kun plibonigitaj vivkondiĉoj, dum aninoj de la superaj klasoj, fininte la lernejajn jarojn, trejniĝu por proviantado kaj sekretaria laboro; ĝi ankaŭ zorgis pri tio, ĉu estos sufiĉe da laborpostenoj por malmobilizitaj viroj. Laski estis unu el la malmultaj britoj kiuj, nelonge post la fino de la milito, “povis akumuli pasportojn, vizojn, vojaĝrezervojn, loĝigon en hotelo kaj 75 pundojn, kaj rapidis al la kontinento”. Voreme manĝante, ŝi travojaĝis Francion dum, en Britio, Vogue skribis pri la marksista ministro pri nutraĵo kaj lia zorgo pri la Nacia Panbulo*, kiu, laŭ li, estas “minacata bastiono kontraŭ malsatego” kaj estis porciumota en kontinento ĉe la sojlo de permalsata morto. Laski estis kontenta pri tio, ke spontanea reveno al formalaj vesperovestoj ekzilis el ŝikaj londonaj restoracioj “la etajn tajpistinojn kiuj kutimis aperi [dummilite] kun eta armea broĉo”.

*  Marghanita Laski estis romanisto, ĵurnalisto kaj radioparolisto.
*  La Nacia Panbulo estis pano el branfaruno enkondukita en Britio en 1942 por kompensi la nesufiĉon de blanka faruno - ml.

Malgraŭ la fakto ke postmilita Britio preskaŭ bankrotis, estis reklamoj propagandantaj estontecon de ŝikeco, de luksaj kvar-pordaj aŭtoj kaj la flugkompanioj BOAC kaj BEA (antaŭuloj de BA). Al virino svinganta veldistan ŝalmon, reklamo proponis elektran fornelon post kiam ŝi revenos “al la rifuĝejo de la propra kuirejo”. Novedzino en reklamo pri kosmetikaĵoj promesis al sia edzo “kuiri kiel anĝelo kaj daŭre aspekti, kvazaŭ mi eĉ ne povas boligi ovon”. Ĉefartikoloj komencis noti la reviviĝantan allogon de malegaleco, esprimata plejparte pere de la konduto kaj aspekto de virinoj de la superaj klasoj: ili devas limigi kaj restrikti sin, moderigi sin, fariĝi sinjorinoj denove. Vogue akre kritikis la liberecon de la dummilita senĉapeleco, deklarante ke “la hararo superis sian ĝustan staton, kaj estas publike videbla pli ofte ol estas bone (taŭzitaj bukloj, malstriktaj kolharoj)”; oni devas ĝin reglatigi kaj kaŝi sub komplikaj ĉapeloj multekostaj. Kiel eble plej baldaŭ, virinoj devas porti diafanajn ŝtrumpojn kaj blankajn somerajn gantojn.

Preskaŭ ĉiun monaton Vogue aperigis freŝajn bildojn el Parizo, kie la modistoj, subtenataj de restariĝantaj fabrikistoj de teksaĵoj, eksperimentis per nesimetriaj orloj, larĝigitaj jupoj, rondaj ŝultrolinioj, plialtigitaj kalkanumoj kaj enkorsetigitaj talioj. En 1947, ekstremaĵoj derivitaj de kontraŭokupaciaj vestoj evoluis en la Novan Aspekton de Christian Dior, efektive aspekto malnova, modifita modo de antaŭ kvardek jaroj en kiu oni nek povis labori nek piediri. En Britio, la stilo estis dum kelka tempo havebla nur por tiuj, kiuj restis riĉaj malgraŭ superimpostoj kaj kiuj havis sufiĉe da influaj konatoj por eviti la porciumadon; ĝi tamen triumfis super la praktika demokratio de Utileca. Kaj artikoloj pri la bona dezajno por ĉiuj, planado kaj la politiko forvaporiĝis el la paĝoj de Vogue.

Tio, kio okazis en Parizo

Michel de Brunhoff, la redaktoro de franca Vogue, evakuis ĝian sidejon dum la germanoj eniris Parizon en 1940. La personaro ekiris direkte al Bordozo laŭ diversaj vojoj, esperante atingi rifuĝon en Londono aŭ Novjorko, sed la havenoj de la Maniko jam estis fermitaj. La germanoj, delonge ĵaluzaj pri la monda supereco de Francio en modaj vestoj kaj luksaj varoj, intencis transloki la modoindustrion de Parizo al Berlino kaj Vieno, kaj armeanoj de la okupacio baldaŭ priserĉis la atelierojn por la registroj de ilia eksporta komerco. Dum kvar jaroj, la Chambre Syndicale (asocio de komercaj modistoj) sub Lucien Lelong, evitis kaj alproprigon kaj altruditan fermiĝon. Iuj modistoj, interalie Schiaparelli, foriris al ekziliĝo; iuj, precipe Chanel, kiu kunlaboris kun la germanoj, fermis siajn entreprenojn; malgranda kerno daŭre sukcesis minimume funkcii tiel, ke ilia personaro povu resti dungita kaj ne estu submetita al trudlaboro.

La leĝoj de la Okupacio malpermesis al la franca industrio fabriki utilecajn varojn, sed permesis la produktadon de luksaĵoj se krudmaterialoj estus troveblaj. La francaj fabrikistoj de teksaĵoj tial eksperimentis per sintezaj materialoj plejparte el celulozo. La rezultoj foje estis belaj, sed foje emis diseriĝi kiam portataj aŭ dissolviĝi kiam lavataj. La fabrikistoj kaj modistoj zorgis pri tio ke, dum la daŭro de la milito, Usono eltrovis sian propran nacian stilon kaj kapablo amasfabriki bonkvalitajn vestojn el usonaj fibroj, precipe el katuno. Ili tiel volis nepre restarigi la superecon de Francio en la tutmonda modo, ke ili sukcesis elmontri du improvizitajn kolektojn en la periodo inter la liberigo de Parizo kaj la venko en Eŭropo. La restariĝanta teksaĵindustrio de Francio subtenis la fondiĝon de novaj modentreprenoj, plej grave tiuj de Pierre Balmain kaj Christian Dior, kaj francaj firmaoj regajnis kaj tenis sian gravecon en la monda merkato de luksaj varoj.

Lee Miller, fotisto por la usona kaj brita Vogue, trovis ke estis malfacile klarigi al francinoj la britan sistemon de porciumado de vestoj kaj la normigitan Utilecan dezajnon, ĉar francinoj sin vestis kaj aranĝis sian hararon kiel eble plej troige por moki kaj spiti la germanajn restriktojn. Estis eĉ pli malfacile klarigi al anglinoj ke tia frivola vanteco estis fierindaĵo por la francoj.

Michel de Brunhoff kredis ke “honorinde eldoni, sen kompromisi kaj kunlabori kun la malamiko, ne estis eble”, tial malgraŭ premo de la germanoj, kiu lasis lin izolita kaj malriĉa, la franca Vogue restis fermita dum la daŭro de la milito. Li redaktis kontraŭleĝe eldonitajn “modoalbumojn”, kaj batalis dum la liberigo de Parizo post kiam la nazioj pafmortigis lian filon. La Alianculoj tiel alte taksis la francan Vogue kiel simbolon de la nacia identeco, ke ili asignis al ĝi specialan kvoton de papero por ke ĝi povu denove aperi en februaro 1945.

Veronica Horwell

Tui artikolo estas traduko de ‘Vogue’s finest hour’ en la anglalingva eldono de LMD de aprilo 2016.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Fidela aliancano de Francujo en la centro de la regiona politik-ludo

Ĉado, cirkonstanca potenculo

Reganto de dudek ses jaroj, s-ro Idriss Déby Itno estis reelektita ĉe la unua balotvico de la prezidanta elekto, la 10-an de aprilo 2016. Tiu dubinda venko, fone de forta subpremo, ne ŝajnis ŝoki la francan ministron pri defendo, s-ro Jean-Yves Le Drian, kiu vizitis Nĵamenon la 29-an de aprilo. Ĉado ja sukcesis igi sin nemalhavebla por la lukto kontraŭ terorismo en Sahelo.

ENE DE KELKAJ JAROJ, la tradicia bildo de Ĉado malriĉa, enklavita kaj nestabila lasis sian lokon al tiu de regiona pli kaj pli potenciĝanta lando, nemalhavebla por la lukto kontraŭ ĝihadismo en Sahelo kaj en la centra Afriko. Regule denuncita pro sia malobservo de la homrajtoj fare de ne registaraj organizoj (NRO)*, la aŭtoritatema reĝimo de la prezidanto Idriss Déby Itno, reganta de pli ol kvarono da jarcento, ricevas firman subtenon de Francujo, ekskolonianto, kaj de Usono. Kiel klarigi tian transformiĝon?

*  Vd. la raporto de Amnestio Internacia pri Ĉado 2015-2016, www.amnesty.org

Ĉarnira lando situanta ĉe la sahela-sudana landlimo, Ĉado “aperas kiel unu el la relative stabilaj ŝtatoj de tiu ‘frontlinio’, kiu trairas Afrikon de Sudano ĝis Kazamanco, disiganta en la nordo islamigitajn spacojn kaj en la sudo plejmultan animistan kaj kristanan Afrikon*, klarigas la geografo Géraud Magrin. Ĝi ankaŭ estas “transita areo” inter la nigra Afriko kaj la araba mondo. Tiu strategia pozicio estas plifortigita pro la manko de serioza pretendanto al pilotado de regiono ja riĉa je naturaj riĉaĵoj, sed trairata de profundaj politikaj streĉoj, aparte en Demokratia Respubliko Kongo (DRK), en Centr-Afrika Respubliko kaj en Burundo*.

*  Géraud Magrin, “Un Sud qui perd le nord? Les récents rejeux de la fracture tchadienne”, Bulletin de l’Association de géographes français, vol. 79, n-ro 2, Parizo, junio 2002.
*  Vd Gérard Prunier, “Mortiga koktelo en centra Afriko”, Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2016.

Ĉado sukcesis valorigi sian jarcentan rilaton kun Francujo. Post la sendependiĝo en 1960, Parizo faris el sia ekskolonio armean trejn-bazon*. En januaro 2013, Nĵameno provizas 2 000 soldatojn apoge al la francaj soldatoj de la operacio “Serval” sendita por kontraŭi la ĝihadistan ofensivon en la nordo de Malio. De aŭgusto 2014, sekvis la operacio “Barkhane”; Ĉado akceptis ties stabon kaj parton de ties 200 blenditaj veturiloj, 6 ĉasaviadiloj kaj 3 000 francaj konstantaj militistoj. La rilatojn inter la du landoj karakterizas intensaj ir-revenoj de politikaj homoj, ĉe la ministra kaj prezidanta niveloj. Kaj Parizo kapablas montriĝi dankema al sia aliancano: sen la franca loĝistika subteno en 2008, la prezidanto Déby estintus renversita de sia armita opozicio veninta el la najbara Sudano.

*  Vd Roland Marchal, “Petites et grandes controverses de la politique française et européenne au Tchad”, CCFD-Terre solidaire — Secours catholique, Parizo, aprilo 2015.

La ĝihadista minaco favoras la ĉadan ludon. La lando sukcesis trudi sin kiel la estro de la armita lukto kontraŭ Boko Haram, ŝovante al la dua rango Niĝerion — kiu dekretis urĝostaton en la nordo de la lando en majo 2013 — kaj Kamerunon, kiuj ambaŭ tamen enmetis egajn financajn rimedojn en la lukton kontraŭ la islamisma sekto*. La 30-an de julio 2015, la ĉada Parlamento adoptis kontraŭterorisman leĝon, kiu restarigis la mortpunon, abolitan kelkajn monatojn antaŭe. Escepte de Angolo kaj Ruando, neniu alia centra afrika ŝtato disponas pri pafpotenco egala al tiu de la ĉada armeo. La nombro de soldatoj pasis de 17 000 en 1989-1990 al 25 350 en 2013. La armeaj elspezoj estis 6,6% de la malneta enlanda produkto en 2011, kompare kun 5,2% por Angolo (2012) kaj 1,1% por Ruando (2013)*.

*  Vd Rodrigue Nana Ngassam, “Le Cameroun sous la menace de Boko Haram”, Le Monde diplomatique, januaro 2015.
*  Kolektivo, “Le Tchad: un hégémon aux pieds d’argile”, ministère de la défense de Belgique (ministrejo pri Defendo de Belgujo), Direction générale des relations internationales et de la stratégie - Groupe de recherche et d’information sur la paix et la sécurité (GRIP) (Ĝenerala Direkcio de la internaciaj rilatoj kaj de strategio — Esplor- kaj Inform-grupo pri paco kaj sekureco), Bruselo, 18-a de majo 2015.
Silento de Parizo fronte al la politika subpremo

LA ĈADA ARMEO laŭreputacie estas elprovita rilate al la endezertaj bataloj. Ĝi trejniĝis en la montaroj de Tibesti kaj Ennedi, sed ankaŭ ĉe la landlimo de Darfuro. Tiu kompetento ebligis al ĝi trudiĝi kiel partnero de Parizo sur similaj operaciejoj, kiel ekzemple la montaro Adrar de la Ifoghas en Malio. La mito de ties nevenkebleco baziĝas sur rimarkinda sukceso: la fulmatako lanĉita la 5-an de oktobro 1987 de 2 000 ĝiaj soldatoj kontraŭ la libia aviadil-bazo Maaten Es-Sara; tiu venko kontraŭ armeo kiu tamen ĝin superis pri konvencia armilaro kaj soldatnombro, devigis tiam la kolonelon Muamar Kadafi intertrakti.

La politikologo Marielle Debos tamen precizigas, ke la ĉada armeo estas “durapiduma. Unuflanke, elitaj korpusoj, kiuj batalas en Malio kontraŭ Al-Kaido-en-islama-Magrebo kaj ties aliancanoj, kaj en la baseno de la ĉado-lago kontraŭ Boko Haram. Tiu bone ekipita kaj bone trejnita armeo ricevas gravajn financadojn el Francujo kaj Usono, kiuj fermas la okulojn pri ties brutalaj praktikoj kaj ties konsisto, esence proksimuloj de la prezidanto Déby. Aliflanke, ekzistas armeo, kiu disponas pri malmulte da rimedoj kaj kies konsisto estas pli diversa el la vidpunkto de etna origino kaj de la politikaj pozicioj*. La trupoj estas ankaŭ konataj pro siaj rapidaj metodoj, aŭ eĉ kontraŭleĝaj agoj, aparte en Centr-Afriko, kie la soldatoj estas regule vokataj per “Foriru la ĉadanoj, perfiduloj, senkuraĝuloj, hundoj!” pro ties pafoj al lokaj civilaj loĝantaroj. Sed la rilato kun Parizo ne suferas el tio. Same, malapero en 2016 de kvindeko da soldatoj, oponantoj al la prezidanto Déby, ne estigis iun ajn rimarkon el la franca ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian, vizitanta la ĉefurbon la 29-an de aprilo 2016.

*  Marielle Debos, “Le silence de la France sur le sort des militaires tchadiens disparus”, Le Monde, 11-a de majo 2016.

Nĵameno poziciigas sin kiel pac-faranton sur la afrika ludejo. En septembro 1998, ĝi sendis 2 000 homojn en DRK por subteni Laurent-Désiré Kabila. Ĝiaj trupoj kontribuas al pacmisioj de la Unuiĝintaj Nacioj en Demokratia Respubliko Kongo kaj en Centr-Afrika Respubliko. La lando firmigas sian ĉeeston sine de la Afrika Unio, meze de la 2000-aj jaroj, kun la nomumo de ambasadoro tre aktiva en la debatoj de ties Komitato de la konstantaj reprezentantoj (KKR, aŭ france: Corep) kaj precipe en tiuj, tre strategiaj, de la Konsilio de paco kaj Sekureco (KPS, aŭ france: CPS) de la tutafrika organizaĵo. Ĉada armea konsilanto partoprenas en la stabo-Komitato kaj la planado de la operacioj por pacsubteno de la Afrika Unio.

La reĝimo de s-ro Déby tiel ŝajnas altigi sin ĝis la nivelo de la fortikaj ŝtatoj de la kontinento, kiaj Niĝerio kaj Sud-Afriko, sed ankaŭ de Alĝerio, Egiptujo, Etiopujo, Angolo aŭ Senegalo — armee tre aktiva. En la kadro de la lukto kontraŭ terorismo kaj kontraŭ translandlima krimeco, la Komisiono de la Afrika Unio disponas pri reprezenta buroo en la ĉada ĉefurbo. Nĵameno prezidas la Sahelan G5, kiu organizas la sekurecan kunlaboradon kun Burkina Faso, Malio, Maŭritanio kaj Niĝero. Uzante sian rolon de “paciganta lando”, Ĉado ja sukcesis elektiĝi nekonstanta membro de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj de 2014 ĝis 2016.

Membro de la Ekonomia Komunumo de la Centr-afrikaj Ŝtatoj (EKCAŜ, aŭ france: Ceeac)*, Ĉado rolas kiel “francparolanta mediacianto”, kvankam intervenante en la okcidento, ekster sia tradicia influ-sfero. En 2011, ĝi estas tiel unu el la kvin fakuloj de la afrika Unio (kun Sud-Afriko, Burkina Faso, Maŭritanio kaj Tanzanio) taskitaj solvi la balot-krizon en Ebur-bordo. Fronte al Sud-Afriko, handikapita de la malsukceso de mediacio de la prezidanto Thabo Mbeki en 2004, Nĵameno estas tiam favora al la ideo de armea interveno proponita de Niĝerio, kun kiu ĝi havas komunan landlimon. Fariĝinta nemalhavebla ĉenero de la regiona diplomatio, ĝi kontribuas al la ligado de la centra Afriko al la okcidenta Afriko. En 2012, la Ekonomia Komunumo de la okcident-afrikaj Ŝtatoj (EKOAŜ, aŭ france: Cedeao)* donas al ĝi la statuson observanto, cele faciligi la kontraŭ-terorisman kunlaboradon de ambaŭ regionoj.

*  La Ceeac konsistas el Angolo, Burundo, Kameruno, Kongo, Gabono, Ekvatora Gvineo, la Centr-Afrika Respubliko, la Demokratia Respubliko Kongo, São-Tomé-et-Príncipe kaj Ĉado.
*  La Cedeao konsistas el Benino, Burkina Faso, Kabo Verde, Ebur-bordo, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bissau, Liberio, Malio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Siera Leono kaj Togo.

La eksterlandan politikon de la prezidanto Déby larĝe influas la lukto kontraŭ lia opozicio, kelkfoje armita, kiu uzas Darfuron aŭ la centr-afrikan Respublikon kiel malantaŭan bazon. La atento portita al ĉi lasta lando povas esti klarigita per la neceso garantii la sekurecon de la petrolkampoj en la sudo de Ĉado. Danke al ilia ekspluatado depost 2003, la lando fariĝis la naŭa afrika produktanto de “nigra oro”. S-ro Déby do volas certiĝi pri la ĉeesto en Bango de registaro forte ligita al liaj interesoj. La 21-an de januaro 2014, uzante sian postenon kiel prezidanto de la Ceeac, li ne hezitis uzi premojn al sia eksa aliancano, la provizora prezidanto Michel Djotodia, por ke li eksiĝu, tiel subskribante el propra aŭtoritato la finon de la politika transiro en Centr-afrika Respubliko*. Li sukcesis akiri la areston, la 2-an de januaro 2015, de la ribelula militisto Abdelkader Baba Laddé, kaj ties ekstradicion.

*  Michel Luntumbue kaj Simon Massock, “Afrique centrale: risques et envers de la pax tchadiana”, analiza noto, GRIP, Bruselo, 27-a de februaro 2014.

La alia regiona problemo estas la normaligo de la rilatoj kun la sudana reĝimo de s-ro Omar el-Bachir. Dum la 2000-aj jaroj, ambaŭ landoj inter si militis tra siaj propraj ribeluloj, kiam Ĥartumo akuzis Nĵamenon subteni la ribelulojn de Darfuro, dum Nĵameno riproĉis al Ĥartumo subteni ĝiajn opoziciulojn rifuĝintajn en Sudano.

La falo de la kolonelo Kadafi, fine de 2011, plifortigis la relativan pezon de Ĉado*. Multaj problemoj tamen pluestas: la sorto de la ĉadaj paŝtistoj kaj laboristoj, kiuj de ĉiam laboris en Libio kaj kiujn la milito en la lando senigis je resursoj; la 20 000 ĝis 30 000 ĉadaj soldatoj varbitaj de Kadafi kaj nun disigitaj inter Tobruk kaj Tripolo, konsistigantaj bonŝancon por la islamistoj de la Organizaĵo de la islama Ŝtato (OIŜ); la 4 000 ĝis 5 000 ĉadaj malliberuloj, kiuj atendaĉas en la prizonoj de Misrata.

*  International Crisis Group, “L’Afrique sans Kadhafi: le cas du Tchad”, Rapport Afrique, n-ro 180, 21-a de oktobro 2011.

Grava aliancano de Francujo, Ĉado estas unu el la aŭtoritatemaj reĝimoj de centra Afriko, kies regantoj estas en posteno de jardekoj: inter tridek kaj kvardek jaroj por la ekvator-gvineano Teodoro Obiang Nguema, la angolano José Eduardo dos Santos, la kamerunano Paul Biya kaj la kongano Denis Sassou Nguesso. Reganta la ŝtaton de pli ol dudek kvin jaroj, la prezidanto Déby estis reelektita la lastan 10an de aprilo, por kvina sinsekva mandato. Lia oficiala rezulto, 61,56% de la voĉoj, estas kontestata de la ses opoziciaj kandidatoj, kiuj denuncas la “neeblan venkon” de kandidato, kiu estis elektita nur danke al la “Dioj de ŝtelo kaj de kiu-ajn-kosta venko”. En 2015, la prezidanto Déby manipulis la Konstitucion por forigi la limigon de la nombro de prezidantaj mandatoj,kaj povi denove kandidatiĝi al la plej alta posteno.

La rezultoj ne estas brilaj: klasigita 185-a el 188 landoj sur la skalo de homa disvolviĝo establita de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND), Ĉado spertas kreskantan socialan koleron. La rezultoj de la petrol-ekspluatado, atenditaj de 2003, ŝajnas profiti al la proksimuloj de la reĝimo pli ol al la loĝantaro, kaj la kunlaboro kun Ĉinujo — kiu financas rafinejon, flughavenon kaj la fervojojn — ne ŝanĝas tion. De 2014, la manifestacioj multiĝas kontraŭ la multekosta vivo, la salajro-prokrastoj de la ŝtatfunkciuloj, la malŝparoj kaj la aŭtokratiaj kaj subpremaj devojiĝoj. La kolektiva seksperforto de la juna Zouhoura, la 8-an de februaro 2016, fare de “netuŝeblaj” idoj de eminentuloj de la reĝimo, estigis ondon da protestoj en la lando. La mobilizado de la virinoj tiam kristaligis la rifuzon, fare de la tuta socio, de la senpuneco de la regantoj, devigante la prokuroraron komenci enketon. Tiu movado fariĝis simbolo de pli larĝa postulo pri plibonigo de la vivkondiĉoj de loĝantaro, kies granda parto manĝas nur unufoje tage.

Delphine LECOUTRE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Batalo por la divido de la Sudĉina Maro

Kaj por kelkaj pliaj rokoj...

Ĉar Filipinoj submetis tiun juĝaferon al ĝi, la konstanta arbitracia Kortumo de Hago devas decidi pri la konflikto inter Manilo kaj Pekino en la Sudĉina Maro. Ne estas la sola prikontestaĵo en tiu mara areo, kie Ĉinujo, Vjetnamujo, Filipinoj, Malajzio kaj Brunejo depostulas suverenecon al tuto aŭ parto de la insuletoj. La streĉeco de la rilatoj fariĝas pli kaj pli danĝera.

LA MISCHIEF-RIFO (Mischief Reef) povas roli kiel mezurilo de la situacio en la Sudĉina Maro; tiu elmergiĝinta* strukturo, kiu, sur la fotoj faritaj de satelito antaŭ kelkaj jaroj, similas hufofero-forman rifon, estis malkovrita en 1791 de la kapitano Henry Spratly. En la angla, mischief elvokas ideon de trompo kaj damaĝo. Tio supozigas, ke oni nomis ĝin tiel pro la danĝero, kiu ĝi estas por la ŝipoj. Cetere, kelkaj strukturoj de tiu maro ricevis nomojn de ŝipoj, kiuj tie grundis.

*  Oni parolas ĉi tie pri elmergiĝintaj strukturoj ĉar oni ne scias ĉu jure temas pri insuloj, rifoj aŭ rokoj. Sed la rajtoj ŝanĝiĝas laŭ la nomumo.

Dum longa tempo la insuloj, rokoj, rifoj aŭ malprofundaĵoj de la Sudĉina Maro estis konsiderataj rifoj por navigado; nur kelkaj fiŝistaj ŝipoj kuraĝis tien iri. Pro ilia malvasta areo, neniu homa establo tie instaliĝis: la plej vasta insulo de la Paracel-insularo (Xisha en la china), la insulo Yongxing (angle: Woody island, ligno-insulo) estas proksimume 2 kvadratajn kilometrojn vasta; kaj Itu Aba, en la Spratly-insularo, nur 45 hektarojn.

La Mischief-rifo aperas en la aktualeco kiam Ĉinujo komencas, en 1995, konstrui tie surfostajn infrastrukturojn je cent maraj mejloj (185 kilometroj) de la marbordoj de Filipinoj, kiuj protestas. Fine de 2014, ĝi komencas la konstruadon de gravaj havenaj kaj flughavenaj infrastrukturoj, sukcese farinte grandskalan polderigadon.

La prikontestaĵo havas du bone distingeblajn aspektojn: la teritorian konflikton pri la elmergiĝintaj strukturoj; kaj tiun pri la akvoj, kiu metas en danĝeron la respekton de la internacia juro, kaj aparte la navigado-liberecon en ege strategia areo.

La konflikto pri la teroj aperas sufiĉe klasika, kvankam tre konfuza. Ĉinujo asertas, ke ĝi malkovris tiujn marajn strukturojn antaŭ pli ol du mil jaroj kaj citas abundan literaturon por montri, ke ilin frekventis ĉinaj fiŝistoj el Hajnan-insulo. Ĝi tamen ne praktikis efektivan regadon al la Paracel- kaj la Spratly-insularoj, kiuj cetere interesis nur malfrue la koloniajn potenculojn. La insuloj Amboyna Cay kaj Spratly ja estis oficiale ligitaj al la brita krono en 1877; Francujo oficiale ekposedis la Paracel-insularon kaj kelkajn Spratly-insulojn en la 1930-aj jaroj* pro la maltrankviliĝo kaŭzata de la aktivaĵoj de Tokio kun la kompanioj ekspluatantaj guanon. Ekde 1939, la japana imperia armeo okupis ĉiujn Paracel-insulojn.

*  Vd. Journal officiel de la 26-a de julio 1933.
Prikontestaĵoj inter Ĉinujo kaj Vjetnamujo

KVANKAM la dua mondmilito ja ŝanĝas la situacion, ĉi tiu tamen ne fariĝas pli klara. La armeo de la Respubliko Ĉinujo* forigas la japanojn kaj instaliĝas en la insulo Yongxing (ligno-insulo, Paracel-insularo) kaj en Itu Aba (Spratley-insularo). Iom poste, (1947), la registaro de la Kuomintango (kiu fariĝos tiu de Tajvano) publikigas mapon distingantan la insularojn de la Sudĉina Maro per nekontinua linio enhavanta dek unu strekojn, kiu entenas la plej grandan parton de tiu maro. Ĝiaj trupoj forlasas tiujn insulojn en 1950, sekve de la okupado de Hajnano fare de la komunistaj trupoj, sed revenos baldaŭ al Itu Aba. La Popola Respubliko Ĉinujo manifestiĝas en la Paracel-insularo nur ekde 1956, okupante la Ligno-insulon, dum sud-vjetnama taĉmento sukcedas al la francaj trupoj ĉeestantaj sur alia parto de la Paracel-insularo, la Pattle-insulo. La traktato de San Francisko, kiu finas la militon inter Japanujo kaj la Aliancanoj*, en 1951, ne precizigas kiu lando havas suverenecon al la insularo*. Sed la registaroj de Pekino kaj Tajpeo, kiuj ne partoprenis la konferencon, tamen denove formulis siajn postulojn.

*  Nomo de Ĉinujo de 1912 ĝis 1949, kiu fariĝos tiu de la nuna Tajvano.
*  Post la kapitulacio de Japanujo en 1945, tiu pac-traktato estas subskribita de Tokio kaj la Aliancitoj; la USSR kaj Ĉinujo ne ĉeestis.
*  Vd Thai Quang Trung, “Jeux d’influence à Yalta”, Manière de voir, n-ro 139, “Poudrières asiatiques”, februaro-marto 2015.

La demando pri suvereneco ŝajnis tiam sufiĉe nesolvebla kaj precipe relative duaranga, ĉar la insuloj, plejparte neokupataj, ne prezentis veran gravecon. La alpropriĝo aŭ okupado okazis, ĝenerale pace, ekde la 1970-aj jaroj; kaj nun la tuto de la insuloj kaj rifoj estas okupataj de Vjetnamujo, Filipinoj, Malajzio, Ĉinujo kaj Tajvano, kiu restas en Itu Aba. Brunejo okupas neniun elmergiĝintan strukturon, kaj Indonezio postulas nur ekonomian ekskluzivan zonon (EEZ) en la sudo de tiu mara areo.

Mortigaj alfrontiĝoj tamen kontraŭmetis Ĉinujon al Sud-Vjetnamujo okaze de la konkero de la Pattle-insulo far Pekino, en 1974, poste al la Socialista Respubliko Vjetnamujo proksime de la Johnson-rifo (Spratly-insularo) en 1988. La kontestaĵo inter tiuj du landoj estas, eĉ multege, la plej grava: nur ili postulas la Paracel-insularon, kaj ili ambaŭ alfrontiĝas en la Spratly-insularo, kiun ili tute postulas, male al Filipinoj, Malajzio kaj Brunejo, kiuj volas nur parton.

Solvo povus konsisti el submeto de la suvereneco-demandon al arbitracio. La Internacia Kortumo de justico (IK) estis jam petata decidi pri similaj kazoj de malgrandaj insuloj aŭ rifoj; ĝi decidis notinde en afero kontraŭmetanta Malajzion kaj Singapuron pri la insulo Pedra Branca. Konstatinte la mankon de rajtigilo pri suvereneco, ĝi devis ekzameni la “efektivecojn”, tio estas kontroli kiun landon praktike havis formon de jurisdikcio tie. Tiu solvo povus esti konsiderinda, sed la ĉina registaro rifuzas ĉian formon de internaciigo de la konflikto, inkluzive de arbitracio. Filipinoj tamen sukcesis starigi arbitracian tribunalon, kiu decidos esence pri la maraj rajtoj estigitaj de kelkaj elmergiĝintaj strukturoj, sen aludi la demandon pri suvereneco. (vidu art. Maraj Rajtoj, geopolitika problemo.

La akcepto en 1982 de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri mar-juro KUNMJ (angle: UNCLOS), kiu permesas al la ŝtatoj ekspluati siajn marajn areojn ĝis la limo de 200 maraj mejloj (370,40 km) kadre de EEZ, kaj la evoluo de la bor-teknikoj en maro, en pli kaj pli profundaj zonoj klarigas la freŝdatan intereson de la bordaj ŝtatoj de tiu maro. Ties fiŝkaptaj resursoj egalas laŭdire 10% de la mondaj kaptadoj, kaj povas kontribui al nutrado de centoj da milionoj da homoj. La hidrokarbonaj rezervoj ne estas neglekteblaj, sed iliaj taksoj diverĝas, kaj la rezervoj ekspluatataj aŭ identigitaj ĝenerale troviĝas laŭlonge de la marbordoj, en nekontestataj zonoj. La surmara transporto konsistigas gravegan demandon: temas ja pri la ĉefa vojo en la mondo por la kontener-ŝipoj, por la hidrokarbonoj (post tiu de Hormuzo) — de kiu dependas Ĉinujo, sed precipe Japanujo kaj Sud-Koreujo — kaj ankaŭ por fero kaj karbo, amase importataj de Ĉinujo.

La ĉina depostulo pri tiuj akvoj ŝajnas rekonsideri la internacian juron. Konata delonge, ĝi estis formaligita per diplomatia noto deponita ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en 2009 kaj akompanata de mapo preciziganta la dimension de tiu depostulo. Temas pri la mapo starigita de la Kuomintang en 1947, sed kun nur naŭ strekoj, ĉar Ĉinujo kaj Vjetnamujo intertempe difinis la limojn de siaj akvoj en la Golfo de Tonkino. Laŭ tiu dokumento, Pekino “nekontesteble praktikas suverenecon sur la insuloj de la Sudĉina Maro kaj la najbaraj akvoj, kaj ĝuas suverenajn rajtojn kaj jurisdikcion sur la akvoj, kiuj dependas de ili, same kiel sur la maraj grundo kaj subgrundo”.

Tiu depostulo pri parto de la akvoj de la Sudĉina Maro povus esti akceptebla nur se ĝia suvereneco estus agnoskata sur ĉiuj elmergiĝintaj strukturoj de tiu mara areo. Tio ne estas. En aliaj deklaroj, Pekino asertas pli ambigue “praktiki suverenecon kaj jurisdikcion en Sudĉina Maro*, kaj eĉ, pli malprecize, “historiajn rajtojn”. En la internacia juro, estas fundamenta distingo inter la “suvereneco” de ŝtato sur sia teritoria maro, en maksimuma limo de 12 maraj mejloj (22,22 km), kaj la “jurisdikcio”, kiun ĝi praktikas sur la akvoj de sia EEZ, ĝis 200 maraj mejloj de siaj marbordoj, se neniu ŝtato frontas ĝin je malpli ol 400 maraj mejloj. Kiam la distanco inter la du ŝtatoj estas malpli granda, tiuj ĉi devas fari limigon. Sed la ĉinmapa naŭstreka-linio estas ĉie pli fora ol 200 maraj mejloj ekde la insuloj kaj ŝajnas nei la rajton de la aliaj ŝtatoj al EEZ.

*  Diplomatia noto adresita al la Unuiĝintaj Nacioj la 14-an de aprilo 2011.

La ĉefa diferenco inter tiuj du statusoj estas pri la navigado-reĝimo, kiu estas libera en la EEZ sed kondiĉa en la teritoria maro — la militŝipoj estas tie submetataj al reĝimo tiel nomata “sendanĝera paso”, kiu devas esti rapida kaj senhalta. Asertante praktiki suverenecon sur la akvoj inkluzivitaj en la naŭstreka linio, Ĉinujo pretendas apliki sur distanco preskaŭ 2000-kilometra reĝimon, kiun la internacia juro planas nur por mara bendo apenaŭ pli ol 22 kilometrojn larĝa.

Krome, okaze de sia ratifo de la UN-konvencio pri la mara rajto, Ĉinujo rifuzis la rajton je “nedanĝera paso” en sia teritoria maro al la militŝipoj, kiujn ĝi volas submeti al permesilo. Oni tiam povas taksi la riskon por la navig-libereco en tiu plej grava mara vojo. Ĝis nun, Ĉinujo ne provas kontroli la komercajn ŝipojn.

La koncepto pri “historiaj rajtoj”, siaflanke, ne estas internacie agnoskata. Oni ja trovas aludon al “historiaj golfoj” en la KUNMJ (art. 10); sed la konvencio ne uzas la koncepton de historiaj akvoj ekzistanta en la laŭkutima juro. La koncepto estis tamen uzita de la Internacia Kortumo en sia decido de septembro 1992 pri la Fonseca-golfo, kies akvoj estis depostulataj de la tri bordaj ŝtatoj: Salvadoro, Honduro kaj Nikaragvo. Temas pri multe pli malvasta areo (3 200 kvadrataj km); la Kortumo decidis, ke la tri bordaj landoj praktiku kune siajn rajtojn sur tiuj historiaj akvoj.

La sola dialogejo restanta en la regiono estas tiu, kiu ekzistas, de 1997, inter la landoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj - ASOAN (angle: Association of Southeast Asian Nations, ASEAN*) kaj Ĉinujo. La dek membroj de la ASOAN, kiuj cetere ne samopinias pri la demando, instigas Pekinon intertrakti “kondut-kodon”. La koncernatoj ĝis nun sukcesis nur subskribi “deklaracion pri la kondutkodo”, kiu invitas ilin je modereco (aparte ne priloĝi la kontestatajn marajn strukturojn), precizigas la kadron de eventuala regularo (respekto de la internacia juro, aparte de la KUNMJ) kaj kuraĝigas ilin kunlabori favore al la protektado de la mara medio. Depost la subskribo de tiu deklaro en novembro 2002, Ĉinujo tamen multigis la trudfarojn, sen eblo retroiri. Jes ja, ĝi konsentis, en 2013, rekomenci la intertraktadon por la starigo de tiu kondut-kodo; sed la landoj de la regiono dubas pri ĝia volo iri ĝis la fino.

*  La ASOAN arigas Birmanion, Brunejon, Kamboĝon, Indonezion, Laoson, Malajzion, Filipinojn, Singapuron, Tajlandon kaj Vjetnamujon.
Al komunaj disvolviĝ-areoj

PEKINO aliflanke deklaras sin favora al kreado de komunaj disvolviĝ-zonoj ebligantaj la kunan ekspluadon de la maraj grundo kaj subgrundo. Kelkaj jam ekzistas, ekzemple en la Golfo de Tajlando*. Vjetnamujo kaj Ĉinujo cetere subskribis, en 2011, interkonsenton precizigantan la kondiĉojn de solvado de iliaj maraj konfliktoj, kiu rekomendis uzi tiun formulon kaj la respekton de la internacia juro, aparte de la KUNMJ. Ĝi restis neaplikata.

*  Inter Tajlando kaj Malajzio, inter Vjetnamujo kaj Malajzio.

Kelkaj bordaj ŝtatoj restas singardemaj; ja la justa karaktero de tiaj zonoj dependas de la dividomodelo de la riĉaĵoj, sed ankaŭ de ilia lokado rilate al la marbordoj. Ĉinujo, Vjetnamujo kaj Filipinoj interkonsentis, en 2005, por plenumi sismajn esplorojn en areo trans la marbordoj, inkluzive de Banc Reed, kiu ŝirmas gas-kuŝejon. Tiu interkonsento, rifuzita de la publika opinio en Filipinoj, ĉar ĝi temas pri areo situanta proksime de la insularaj marbordoj, estis deklarita kontraŭkonstitucia de la Plej Alta Kortumo de Manilo.

Tiu formulo povus esti aplikata al la riĉaĵoj de la subgrundo sed ankaŭ de la supraj akvoj*; la premo sur la fiŝaj resursoj ja postulas urĝan komunan reagon. Sed, nuntempe, la ĉinaj gvidantoj faras unuflankajn decidojn pri la tuto de la koncerna areo, malavantaĝe al la fiŝistoj de la aliaj landoj.

*  La akvoj, kiuj situas super la maraj grundo aŭ subgrundo.

La internacia juro kaj la praktiko de la ŝtatoj proponas eblecojn de komunaj ekspluatado kaj protekto de la maraj areoj, kiel la aparte malfortaj maraj zonoj. Tiu internacia juro ankaŭ permesas al ĉiuj ŝtatoj, inkluzive de sojlolandoj kiel Ĉinujo, protekti siajn provizoeblecojn, certigante la navig-liberecon en la mezo de la maro. Estas fundamente, ke la Sudĉina Maro restu en tiu kadro.

Didier CORMORAND


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Maraj Rajtoj, geopolitika problemo

AKCEPTITA en Montego Bay (Jamajko) en 1982, la konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la mar-juro (KUNMJ) difinis la internacian juron pri maro. Ĝi enkondukis la koncepton “ekskluziva ekonomia zono” (EEZ), rekonis la rajton de la ŝtatoj etendi sian kontinentan platon trans tiun zonon; kreis gravajn instituciojn, kiel la Internacian Marfundo-Instancon — IMI (france AIFM)*, por mastrumi la resursojn de la zono deklarita “komuna heredaĵo de la homaro” (nomata “la Zono”), kaj la Komisionon de la limoj de la kontinenta plato - KLKP (france CLPC)*. Ĝis hodiaŭ, 166 ŝtatoj ratifis tiun konvencion. Inter la aliaj troviĝas la landoj sen marbordo, sed ankaŭ Usono (la registaro subskribis, sed la Senato ne ratifis), Israelo, Venezuelo kaj Turkujo.

*  La IMI (aŭ IAM [por Internacia Aŭtoritato pri Marfundoj] laŭ Vikipedio) konsistas el asembleo elektita de la membro-ŝtatoj de la KUNMJ. Tiu asembleo elektas por kvar jaroj 36-membran Konsilion kaj la ĝeneralan sekretarion.
*  La CLPC enhavas 21 anojn elektitajn por kvin jaroj de la membro-ŝtatoj de la KUNMJ.

Tiu kodigo de la internacia juro respondis al neceso precizigi iujn normojn, kiel la maksimuman larĝon de teritoria maro. Ĝi ankaŭ kontentigis la peton de kelkaj evoluantaj landoj, aparte el Latin-Ameriko (Ĉilio, Peruo, Ekvadoro), kiuj estis kreintaj ekskluzivajn fiŝkaptajn zonojn, trans siaj marbordoj, por malproksimigi la eksterlandajn ŝiparojn. La reprezentanto de Malto, Arvid Pardo, lanĉis la procezon en 1967, petante la akcepton de “efika internacia reĝimo de la maraj fundoj kaj de oceanoj trans klare difinita nacia jurisdikcio”.

La KUNMJ difinis aŭ precizigis plurajn areojn:

  • la teritoriaj akvoj (aŭ teritoria maro) de ŝtato, kies larĝeco ne devas superi 12 marajn mejlojn (22,22 kilometroj) kaj sur kiuj la borda ŝtato praktikas sian suverenecon;
  • la ekskluzivaj ekonomiaj zonoj (EEZ), kies maksimuma larĝeco estu 200 maraj mejloj (370, 40 km), kie la borda ŝtato disponas pri suverenaj rajtoj por esplorado kaj ekspluatado de la grundo kaj sub-grundo, la mastrumado kaj konservado de la riĉaĵoj...;
  • la kontinenta plato, kiu enhavas la marajn grundojn kaj subgrundojn trans la teritoria maro ĝis 200 maraj mejloj. Trans tiu limo kaj sub certaj kondiĉoj, ĝi povas kelkfoje etendiĝi*.
  • *  Vd. Didier Ortolland kaj Jean-Pierre Pirat, Geopolitika Atlaso de la maraj areoj, Technip, Parizo, 2010.

La KUNMJ plutenis la liberecon de la maroj trans la ekstera limo de la EEZ: ĉiu lando povas tie fiŝkapti aŭ ekspluati la biologiajn riĉaĵojn, escepte de tiuj de la grundo aŭ subgrundo rekonataj “komuna heredaĵo de la homaro”, kiuj estas submetataj al la IMI. La plena libereco en la alta maro tamen havas kelkajn limigojn, rilate la protekton de la fiŝaj resursoj. La multaj troigoj observataj kondukis la ŝtatojn akcepti, en 1995, interkonsenton pri la fiŝostokoj kovrantaj diversajn zonojn kaj la migrantaj fiŝoj*, kiu trudas plurflankan kunlaboradon por la mastrumado de la fiŝostokoj, kies ekosistemo “rajdas” (parte kovras) la EEZ kaj la areojn de alta maro. La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ akceptis, en junio 2015*, la principon de deviga interkonsento por protekti la tuton de la mara biodiverseco trans la EEZ. Sed la detaloj devas ankoraŭ esti diskutataj, kaj prepara komisiono devos konigi siajn konkludojn en 2017.

*  La interkonsenton ratifis nur 83 landoj.
*  Rezolucio n-ro 69/292 de la 19-a de junio 2015.

LA STARIGITAJ INSTITUCIOJ vivigas la maran juron. La KLKP starigis regulojn por enkadrigi la depostulojn pri etendiĝo de la kontinenta plato trans la limon de la 200 maraj mejloj kaj la kalendaron por la ŝtatoj ratifintaj la konvencion. Ĉi tiuj disponis pri dek jaroj (ekde majo 1999) por deponi dosieron; komence de 2016, estis 77 dosieroj. La ŝtato, kiuj ne povis prezenti sian dosieron ĝustatempe, povis deponi “antaŭan informadon”: 45 da ili tion faris*.

*  Kelkaj ŝtatoj povas deponi plurajn dosierojn pri diversaj kontinentaj platoj. Tio estas la kazo de Francujo, pro la vasteco de ĝia EEZ.

Ĝis hodiaŭ, la KLKP publikigis 22 rekomendojn petantajn komplementajn precizigojn (kazo de Rusujo en Arkto) aŭ agnoskantajn la depostulojn, kelkfoje rekalkulinte kelkajn punktojn. Ŝtatoj kiel Aŭstralio, Argentino, Nov-Zelando, Namibio, Rusujo, Kanado, postulas etentiĝon de sia kontinenta plato trans milionon da kvadrataj kilometroj. Usono, kiu disponas pri ebleco etendi sian kontinentan platon en Arkton kaj en Atlantikon, ne povas deponi depostulon ĉar ĝi ne ratifis la konvencion.

Sume, pluraj milionoj da kvadrataj kilometroj devus tiel pasi sub la aŭtoritato de la ŝtatoj, aperigante novajn fontojn de prikontestaĵoj inter la landoj, kies kontinentaj platoj najbaras aŭ frontas. Tio ja aparte okazas en Arkto, kie Kanado, Danlando kaj Rusujo pretendas al la mezoceanan kreston Lomonosov, aŭ en la Kelta Maro, kie Hispanujo, Francujo, Irlando kaj Britujo devos kundividi la kontinentan platon. La procezo ankaŭ evidentigis depostulojn sin kovrantajn unu la alian en la Golfo de Gvineo.

La KUNMJ ne faris decidon pri kelkaj delikataj punktoj, kiel la metodo uzenda por ĉirkaŭlimi la EEZ aŭ la kontinentajn platojn de du aŭ pluraj ŝtatoj, ĉar la geografiaj karakterizoj ne ĉiam estas kompareblaj. La Internacia Kortumo (IK) iom post iom ellaboris metodon aplikeblan al ĉiuj maraj kontestaĵoj: ĝi unue desegnas egaldistancan linion inter la du bordoj, poste kontrolas ĝian justecon kaj, laŭ la geografiaj realaĵoj, ĉu adaptas ĝin, ĉu decidas uzi alian metodon. Tiun jurisprudencon ankaŭ aplikas la Internacia Tribunalo de la marjuro (ITMJ), kreita de la KUNMJ, aŭ la laŭcelaj arbitraciaj tribunaloj. Ĝi ĉesigis la malcertecon, kiu regis en tia aplikado, kaj la uzoj de arbitracio, kiuj estis antaŭe esceptaj, fariĝas iom pli oftaj.

La KUNMJ rekonas al la insuloj la rajton disponi pri teritoria maro, EEZ, kaj kontinenta plato, sed ilia grandega diverseco kaj ilia diseco sur la planedo levas demandojn pri ilia difino: la konvencio (artikolo 121) tamen precizigas, ke insulo devas “esti taŭga por homa loĝado kaj propra ekonomia vivo”. La elmergiĝintaj strukturoj nerespondantaj al tiu difino estas kvalifikitaj “rokoj” kaj tamen rajtas teritorian maron. La IK ekfaras decidojn, laŭkaze, kiel en la afero Nikaragvo/Kolombio (decido de la 19-a de novembro 2012), rekonante nur teritorian maron al kelkaj elmergiĝintaj strukturoj.

ĜI ANKAŬ EVOLUIGIS jurisprudencon por difini la limojn de la maraj areoj inter malgranda insulo kaj la marbordo de lando fronte al ĝi, aplikante proporcio-kriterion, kiu komparas la longecon de la koncernaj marbordoj. En la konflikto Nikaragvo kontraŭ Kolombio kiu koncernas aparte la insulon San Andrés, enhavantan 75 000 loĝantojn, ĝi taksis, ke la bordolongo-rilato estis de 1 ĝis 8,2, favore al Nikaragvo kaj decidis, ke tiu “trafa cirkonstanco” pravigis doni tri kvaronojn de la areo inter la du landoj al Managvo*. En la Sudĉina Maro, plej granda parto de la elmergiĝintaj strukturoj estas tre pli malgrandaj ol San Andrés kaj ĝenerale neloĝataj.

*  La Kortumo koncedis trioblan efikon al la bazpoentoj de Nikaragvo: la distanco mezurita ekde tiu ĉi havas trioblan valoron kompare al tiu mezurita ekde la kolombia insulo San Andrés.

Laŭcela arbitracia tribunalo, starigita laŭpete de Filipinoj kadre de ties prikontestaĵo kun Ĉinujo, konsentis decidi pri la jura kvalifiko — insulo, roko, malkovranta malprofundaĵo — de pluraj maraj strukturoj, flankenlasante la demandon pri suvereneco. Manilo esperas, ke ĝi rekonos nur teritorian maron al la plej granda parto da ili, kaj ke ĝi deklaros nekonforma al la internacia juro la naŭstrekan linion postulatan de Pekino, kaj ankaŭ la ĉinan interpretadon de la koncepto “historiaj rajtoj”. En tiu kazo, kelkaj kontestataj insuloj kaj rokoj troviĝos enklavigitaj en la filipina EEZ. La decido, kiu verŝajne okazos ĉi-jare, havos grandan regionan, sed ankaŭ juran, influ-amplekson.

Laŭ peto de Nikaragvo, la IK devas ankaŭ decidi pri la aparta kazo de kontinenta plato, kies etendiĝo trans la 200 maraj mejloj penetras en la EEZ de fronta ŝtato, kiu posedas geologian kontinentan platon malpli grandan ol tiun distancon; temas pri Kolombio. La interpretado de la tribunalo estos tre utila trans tiu aparta kazo, ĉar tiu fenomeno troviĝas ankaŭ en Orient-ĉina Maro. Pekino kaj Seulo donas pli da graveco al la geomorfologia kriterio, malavantaĝe al tiu de distanco, pretendante ke ilia kontinenta plato etendiĝas trans la 200 maraj mejloj, ĝis la mara profundaĵo, kiu troviĝas laŭlonge de la japana Rjukju-insularo. Al tiu demando la KUNMJ alportas neniun respondon.

Didier CORMORAND


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La lingvo de Eŭropo

Kiam mi demandis al mia nevo kial li konstante uzas anglajn vortojn, eĉ tiujn, kiuj havas francan ekvivalenton, li respondis ke “l’anglais, c’est plus style” (la angla estas pli laŭmoda). Kaj kiam li atingas kontentigan rezulton, li ekkrias “Yes!” kun kunpremitaj pugnoj, anstataŭ “Oui!” aŭ “Je suis content!” (Bonege!). Mi estis pripensanta ĉi tion en mia aŭto antaŭ kelkaj tagoj dum aŭskultado de programo en Fun Radio*. Per ludema tono, la prezentisto diris al siaj junaj aŭskultantoj ke ili parolu pri sia “life* - koncepto evidente pli laŭmoda ol “vie”. Post ĉiu kanto, reklamo invitis ilin eltrovi novan “dance floor” (dancejon), ĉio ĉi uzanta la anglan kiel specon de kulta lingvaĵo kies kaŝita signifo, bizare, estas nekomprenebla al la angloj kaj usonanoj ĉar, al ili, “life” simple signifas “la vivo” kaj “dance floor” nur signifas “planko de dancejo”. Ŝajne, estas tiuj, kiuj parolas la anglan por esti komprenata, kaj tiuj, kiuj ĝin parolas por signifi ion alian.

*  Fun Radio: dancmuzika radioreto - ml
*  “life” subkomprenigas supraĵan rakonton pri la propraj agadoj kaj opinioj laŭ la maniero de televidaj klaĉprogramoj - ml

Mia nevo ne malestimas la ideon de Francio. Li kredas je la unikeco de sia lando en iuj kampoj; li eĉ ŝategas la ŝercan inciton de Michel Audiard en Les Tontons Flingueurs* ... kio tamen ne malhelpas, ke li parolas la francan miksitan kun multaj anglaj vortoj, aŭ ke li scias la plej etajn detalojn pri la holivudaj furoruloj kies nomoj aperas foje-refoje en la Reto. Specife, kiel mi laŭpaŝe komprenis, kiam li diras “style” li celas diri “laŭmoda”, “informiĝinta”, “nuntempa”. La angla ne estas lingvo sed indikilo de moviĝo, de estontecaĵoj, kiu aldonas karakteron de moderneco al iu koncepto. Ĉi tial “life” ŝajnas esti pli freŝa kaj aventurema ol banala “vivo”.

*  Les Tontons Flingueurs estas filmo de 1963 kiu fariĝis klasikaĵo de la franca televido - ml

Je la 26a de marto 2014, Barack Obama vojaĝis al Bruselo por doni sian konsilon al la eŭropanoj. Antaŭ ol ĉeesti kunvenon de NATO, li kunsidis kun la gvidantoj de la Eŭropa Unio kaj parolis favore al pli vigla gardado en Sirio kaj ankaŭ granda firmeco kontraŭ la Rusio de Vladimir Putin. Li ankaŭ menciis la Transatlantikan Traktaton pri Komerco kaj Investado kiu estas tiel grava al Vaŝingtono kiel al la oficialuloj de la Eŭropa Komisiono. En la fotoj de ĉi tiu pintokunveno sen jakoj, la eŭropaj gvidantoj preme grupiĝis ĉirkaŭ la ĉarma prezidanto de Usono kiel departementestroj en ĉeesto de sia ĝenerala direktoro, flatitaj pro tio, ke li traktis ilin kiel samrangulojn. Evidente ili konsentis kun li pri celoj, metodoj, ĉio. Nature la kunsido okazis anglalingve. Malkiel siaj antaŭlongaj antaŭuloj kiel John F. Kennedy, la usona prezidanto jam ne devas eĉ konsideri la eblecon paroladi germane aŭ konversacii france kun la administrantoj de izolitaj provincoj.

Ĉiaokaze, nenio en ĉi tiu politika interŝanĝo similis pintokunvenon inter suverenaj ŝtatoj. Male, ĝi estis kunveno de la estraro inter partneroj unuigitaj de la sama mondkoncepto kaj komunaj celoj. Kvankam la Eŭropa Unio kaj Usono ne estas en milita alianco, la ŝtatestroj de la Malnova Kontinento ŝajne estas pretaj por konfuzi siajn interesojn kun tiuj de NATO. Ĉi tiu unueco de celoj estas trudata interkonsente. Importinte usonajn ekonomiajn konceptojn, regulojn pri higieno kaj sekureco, celojn de malreguligo kaj malŝtatigo, la eŭro-simbolon kun du paralelaj linioj, kaj nun la anglan kiel sian komunan lingvon, la ŝtatestroj unuiĝis ĉirkaŭ unusola diplomatia kaj milita politiko kiel anstataŭo por la svaga projekto por la defendo de Eŭropo.

En la daŭro de nur kelkaj jaroj, tiel nomita pragmatismo forbalais la plurlingvismon de la EU favore al deviga angla lingvo. En la ĝenerala socio, ĉi tiu transformiĝo, kiu komenciĝis en la mezaj jaroj de la dudeka jarcento, spertas eksterordinaran akcelon sub la influo de Interreto. Google, Facebook, Yahoo!, Twitter, kaj multaj aliaj komunikiloj konceptitaj en Usono, ankoraŭ reflektas la karakterizaĵojn de sia patrujo. La Reto ne nur alfrontas nin per la ĉiutaga uzo de simpligita formo de la angla, sed ĝi igas nin pensi usone. Instrue estas ekrigardi la francan eldonon de Google-Novaĵoj*. Dum la somero, mi amuziĝinte rimarkis, tagon post tago, la jenajn esencajn informojn sub la rubriko “Kulturo”. La 16an de aŭgusto: “Michelle Obama: ŝia hiphopa muziklisto por saniga ekzercado.” La 17an de aŭgusto: “Mortis aktorino Lisa Robin Kelly”. La 18an de aŭgusto: “Postmorta dueto inter Justin Bieber kaj Michael Jackson ...” Inter la steluletinoj de televidaj serioj, kaj la lasta biografia filmo pri Steve Jobs, oni devas serĉi en la profundo de la retejo por trovi spurojn de la multaj teatraj kaj muzikaj festivaloj en Francio somere. Kadruloj de Google argumentos, prave, ke iliaj novaĵoj estas ĉerpitaj el la francaj amaskomunikiloj. Sed ankoraŭ estas neklare kial Stars ActuGala* direktas nian atenton al Beverly Hills. Sekve, vizio pri du-rapiduma mondo disvastiĝas: internacia kulturo plejparte importita el Usono, kaj lokaj novaĵoj kiuj reduktas ĉiun landon al la statuso de provinco.

*  https://news.google.com/news?ned=fr
*  Stars Actu, Gala: retejoj pri la populara kulturo - ml

Kelkajn semajnojn antaŭ la lastaj elektadoj de la Eŭropa Parlamento, Euronews (franca firmao, malgraŭ sia nomo) organizis debaton inter la gvidantoj de la ĉefaj politikaj grupiĝoj en la EU (la 28an de aprilo 2014). La naciecoj de la kvar kandidatoj estis belgo (Guy Verhofstadt), luksemburgano (Jean-Claude Juncker) kaj germano (Martin Schulz, f-ino Ska Keller). Ĉiuj perfekte parolas la germanan kaj tri el kvar parolas la francan - la du ĉefaj denaskaj lingvoj de Eŭropo (90 milionoj da germanlingvanoj, 70 milionoj da franclingvanoj), sed ankaŭ la lingvoj de la fondintaj landoj de la Komuna Merkato, nomitaj “laborlingvoj” ekde la komenco. Sed ĉi tiu eŭropa debato okazis tute anglalingve, prezidata de du ĵurnalistoj, Chris Burns (usonano) kaj Isabelle Kumar (brito).

El la gazetaro kaj la politika klaso venis eĉ ne unu vorto de protesto aŭ mirego, kvankam spektantoj rimarkis ke la du intervjuistoj iom ludas la rolon de instruistoj, la mastroj de la lingvo kaj ĝiaj nuancoj. Kontraste, la kvar partoprenantoj en ĉi tiu EU-debato ŝajnis esti talentaj lernantoj plenaj de bonvolo, kvankam ili ne povis tute kaŝi la neperfektaĵojn de siaj akĉentoj. Neniu el ili, tamen, atentigis eĉ ŝerce pri la strangeco de la situacio: kiam kvar denaskaj parolantoj de la germana kaj la franca limigas siajn lingvojn al la rango de dialektoj kaj preferas kunmeti longajn propoziciojn en la angla kun la fiera certeco de kandidatoj por la tutmonda reguligo.

Ĉio en la metodo laŭ kiu ĉi tiu debato estis okazigita ŝajnis esti destinita por paŭsi elektado-elsendon en CNN. De malantaŭ siaj skribtabloj, la kvar kandidatoj sidis vidalvide al la du ĵurnalistoj kvazaŭ diri ke Eŭropo estas granda demokratio laŭ la modelo de Usono. Malgraŭ siaj politikaj malsamopinioj, la parolantoj unuvoĉe kondamnis la ĉefan danĝeron: “la Rusio de Putin”. Kaj, kiam la reprezentanto de la Verduloj esprimis bedaŭron pri tio, ke Eŭropo ne tiel forte kontraŭas al Rusio “kiel la usonanoj”, la aliaj gravmiene konsentis. Fine, ĉiuj proklamis la grandecon de Eŭropo, la unikecon de Eŭropo, la potencon, la influon, la voĉon de Eŭropo. Sed ili estis parolantaj fremdan lingvon, esence kaj forme, ankaŭ kiam ili kvazaŭ recite asertis, ke tiu eŭropa ento estos “sufiĉe granda por esti aŭdata tutmonde.

Estas neimageble ke Ĉinio, Usono kaj Rusio - la entoj kun kiuj Eŭropo asertas ke ĝi konkuras - esprimus sin en lingvo krom sia propra. Estas ĝuste ĉi tiu komuna bono kiu karakterizas ĉi tiujn landojn tiel, ke Ĉinio estas administrata en la ĉina lingvo, Rusio estas regata en la rusa kaj Usono en la angla ... Tiusence, la Eŭropa Unio, kvankam nepre volante ludi sian rolon en la klubo de grandaj potencoj, tamen ne estas komparebla kun ili ĉar ĝi estas la sola tutmonda ento kiu esprimas sin en lingvo malpropra, aŭ almenaŭ nur tre parte propra. Forlasante la lingvojn de siaj fondintoj (la franca, la germana, la itala ...), kaj rezignante la principon de plurlingvismo kiu delonge karakterizas siajn instituciojn, ĝi anstataŭe dependas de la lingvo de ĝia plej fora partnero: Britio, ŝanceliĝema membro de la Unio kiu baldaŭ, eble, ne plu estos membro, forprenante ĉian pravigon de ĉi tiu eksterordinara privilegio.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĝenerala striko ‒ surpriza gasto

Komence de la 20-a jarcento, la ĝenerala striko estis konceptita kiel revolucia ago por renversi la kapitalisman sistemon. Kvankam ĝiaj celoj intertempe fariĝis pli modestaj, la partiaj organizaĵoj daŭre demandas sin: sub kiaj kondiĉoj ili devas alvoki al laborĉesigo?

DE LA ASEMBLEOJ de la movado Vigla Nokto (“Nuit debout”) ĝis la lasta kongreso de la Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT) en Marsejlo, unu sama kritiko mobilizis kontraŭ la leĝo El-Khomri de reformo de la laborjuro: la “ŝafsaltaj” agotagoj rite organizitaj de la sindikatoj, ne ebligis krei venkan fortrilaton kontraŭ la registaro kaj la mastraro; do necesis “akrigi” la movadon per alvoko al daŭrigebla ĝenerala striko. La direktejo de la CGT ofte ricevis tian riproĉojn ‒ dum la mobilizoj kontraŭ la reformo de la pensioj en 2003 kaj en 2010, kontraŭ la kontrakto de unua dungo (CPE) en 2006, kontraŭ la politiko de malabundo (konsumredukto) en 2008, ktp ‒, ĉar tiuj debatoj trairas la francan sindikatismon ekde ĝia komenco.

Adoptita en 1906 de la 9-a kongreso de la CGT, la Amiena Ĉarto* metis la ĝeneralan strikon en la rangon de fondoprincipo de la laborista movado: “[La sindikatismo] preparas la kompletan emancipadon, kiu povas realiĝi nur per la kapitalista senproprietigo; ĝi rekomendas kiel agad-rimedon la ĝeneralan strikon kaj konsideras, ke la sindikato, hodiaŭ grupo de rezistado, estontece estos la grupo de produktado kaj de distribuado, bazo de socia reorganizado.” Tiu strategio devenas el du logikoj. El tiu de revolucia sindikatismo, kiu devas plenumi du taskojn: defendi la momentajn interesojn de la laboristoj kaj prepari la revolucian batalon por renversi la kapitalisman ordon. Kaj el tiu de sindikatismo de rekta agado, kiu volas agi tute sendepende de partioj.

*  Originale: Charte d’Amiens. -vl

En kunteksto ankoraŭ stampita de la perforta subpremado de la Pariza Komunumo*, multaj sindikataj gvidantoj sekvis la ideon de la anarĥiistoj, ke la laboristoj nek povas nek devas kalkuli pri ajna politika aliancano; ke ili devas organizi sin aŭtonome, batali per siaj propraj armiloj kaj porti la batalon sur la kampon de ekonomio. La ĝenerala striko tiel aperis kiel specifa rimedo pri kiu la laboristoj disponas por disvolvi la revolucian procezon, sed sen fidi ian ajn partion. La partaj strikoj ‒ limigitaj al iuj sektoroj aŭ entreprenoj ‒ estas en la teorio nomataj “prepara gimnastiko” por la ĝenerala striko. En sia libro “La revolucia sindikatismo”* (1909), Victor Griffuelhes ĝenerala sekretario de la CGT de 1901 ĝis 1909, ekzemple opiniis, ke “la striko estas por ni necesa, ĉar ĝi frapas la kontraŭulon, stimulas la laboriston, edukas lin, militpretigas lin, fortigas lin, per la klopodo farita kaj ricevita, instruas al li la praktikon de solidareco kaj preparas lin al ĝeneralaj movadoj kiuj devas tute aŭ parte enteni la laboristan klason”.

*  Vd Karlo Markso: La interna milito de Francujo. (1871 La Pariza Komunumo), kun enkonduko de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2-a, reviziita eldono, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 128 paĝoj, ISBN 978-2-36960-017-6. -vl
*  Orig.: “Le Syndicalisme révolutionnaire”. -vl

Pri tiu ĉi anarĥi-sindikata perspektivo tamen la sindikato ne estis unuanima. La socialistaj gvidantoj de la konfederacio vidis en ĝi retorikon maleble realigeblan. “Ni estas devigataj ne konsideri la ĝeneralan strikon kvazaŭ trompan fatamorganon (...), ĉar per ĝi ni atingos la celon ankoraŭ pli longe ol per la universala voĉdonrajto”, skribis ekzemple la socialisto Jules Guesde en 1892. “Tiu ĝenerala suspendo de la laboro postulus ne kvindek jarojn, sed jarcenton aŭ du.”* Laŭ tiuj gvidantoj, kiuj rekomendis strategion per sindikata batalo kaj partia batalo por konkeri la potencon, la limigitaj membreco kaj fortoj de la CGT faris iluzia la eblecon kunordigite mobilizi la tutan laboristaron. Komplete fidi je lanĉiĝo de ribela ĝenerala striko ekde tiu momento kondamnus la sindikatismon al senpoveco kaj riskus senkuraĝigi la laboristajn amasojn.

*  Citita laŭ Robert Brécy, La Grève générale en France. Études et documentation internationales, Parizo, 1969.

Komence de la 20-a jarcento, tiu instrukcia slogano restis esence teoria. Kvankam la strikoj en la entreprenoj tendencis multiĝi, la gvidantoj de la CGT hezitis alvoki al ĝenerala striko. Konsciaj, ke la laboristoj atendis de la sindikatoj antaŭ ĉio ke ili agu por konkrete plibonigi ilian situacion de laboro kaj de salajro, la revoluciaj membroj dediĉis sin al agadoj de ĉiutagaj postuloj kaj al organizado de lokaj strikoj por devigi la mastrojn intertrakti. La tre maloftaj provoj de la CGT por organizi ĝeneralan mobilizadon cetere finiĝis per malsukcesoj: en 1914 ekz-e, kiam la konfederacio sensukcese alvokis al laborĉesigo por malebligi la eksplodon de la milito; aŭ en 1920, kun la abortigita provo ĝeneraligi la strikon de la fervojistoj.*

*  Stéphane Sirot, La Grève en France, une histoire sociale, XIXe- XXe siècles, Odile Jacob, Parizo, 2002.

Post la unua mondmilito la CGT forlasis la anarĥi-sindikatan taktikon kaj nun dividiĝis en du tendencojn. La unua, dominata de la socialistaj membroj, konvertiĝis al la principoj de reformisma sindikata agado kaj defendis politikon de “ĉeesto” en la aranĝoj de tripartia interkonsentiĝo starigitaj en la 1920-aj jaroj. La dua estas tiu de la komunistoj. Post la starigo de la Franca Sekcio de la Komunista Internacio (la posta Franca Komunista Partio, PCF) en 1920, kaj kiam ili estis malplimultaj en la CGT, tiuj membroj grupiĝis en la Unueca CGT (CGTU) en la jaro 2021. Ili daŭre defendis sindikatismon engaĝiĝintan en la klasbatalo kaj ankritan en la politika kaj revolucia batalo.

SED ILIA strategio radikale rompis kun la principo de aŭtonoma agado de la laboristaj organizaĵoj. Ili aliĝis al praktiko de sindikata batalo sekvanta kaj subordigita al la strategio de la Komunista Partio, kiu estas, laŭ la principoj eldiritaj de Lenino, “la konscian avangardon de la laborista klaso”. El tiu vidpunkto, la sindikata agado estas unue komprenata kiel rimedo por agi en kontakto kun la amaso kaj aligi tiun al la pozicioj de la Partio. Post la reunuiĝo de la du CGT en la jaro 1936, poste ĝia malpermeso sub la reĝimo de Viŝio [orig. Vichy], la komunistoj, fortigitaj kaj legitimitaj per sia agado en la Rezistado, regas la organizaĵon, kio por la daŭro dominis la francan sindikatan pejzaĝon.

En tiu nova situacio, la ĝenerala striko restas agformo regule uzata de la CGT, sed en la praktiko ĝi ofte limiĝas al organizado de lokaj striktagoj kaj al interprofesiaj manifestacioj. Krome, la celoj donitaj al tiu formo de mobilizado evoluas. La ĝenerala striko ne estas plu vidata kiel ribela striko, kiu devas naski la “grandan tagon”. Ĝi estas unue destinita por servi kiel apogo por starigi fortrilaton en la intertraktadoj kun la mastraro kaj la registaro, aŭ por daŭrigi la politikan agadon de la Komunista Partio per amasaj mobiliziĝoj en la entreprenoj kaj en la strato.*

*  Bertrand Badie, Stratégie de la grève, Presses de Sciences Po, Parizo, 1977.

EN LA JARO 1936 same kiel en 1968, Francujo spertis du grandegajn movadojn de ĝeneraliĝinta kaj daŭrigebla striko, kiuj kontribuis al konservado, en la memoro de la aktivuloj, la miton de la ĝenerala striko. La etiĝo de tiuj mobiliziĝoj tamen ne rezultis el planita sindikata strategio, nek el klara alvoko (vidu pri tio la artikolon de Gérard Noiriel: Kiel fortrilato ŝanceliĝas ‒ Ĉe la laboristaj originoj de la Popolfronto*. En 1968, la unua agotago okazis pro alvoko lanĉita de la sindikatoj (iniciatinto: la CGT) por protesti kontraŭ la subpremado de la studentaj mobiliziĝoj. Sed la daŭrigo de la striko estis decidita en kelkaj fabrikoj, ofte kun plej alta nombro de sindikatanoj, dum la sindikataj centroj por tiu tago ne planis daŭrigon.* Do, la ĝeneraliĝo de la mobilizado ne venis el decidocentro, sed rezultis el la renkontiĝo inter la mobiliz-procezo impulsita desupre kaj la dinamiko de lokaj bataloj, kiu ebligis la iom-post-ioman etendiĝon de la kontestado.

*  G. N.: “Comment un rapport de force bascule ‒ Aux origines ouvrières du Front populaire”, Le Monde diplomatique, junio 2016, p. 4-5.
*  Kp Bernard Pudal kaj Jean-Noël Retière, “Les grèves ouvrières de 68, un mouvement social sans lendemain mémoriel”, en: Mai-juin 68, Éditions de l’Atelier, Parizo, 2008.

La mastrumado de la movado de majo-junio 1968 estis multe debatita. La sindikataj gvidantoj atingis intertraktadojn, kiuj kondukis al konsiderindaj sociaj atingoj en la interkonsentoj de Grenelle (10-elcenta altigo de la salajroj, starigo de sindikata sekcio de la entrepreno, promeso de la mastraro pri malaltigo de la labortempo, ktp), sed ĝuste tiuj samaj intertraktadoj pravigis la rekomencon de la laboro. Multaj sindikataj membroj kaj strikantoj, ofte el la ekstrema maldekstro, riproĉis al la gvidantoj de la CGT ke ili provis regi la protest-movadon per tio, ke ili metis ĝin en la kadron de klasika postulado kaj rifuzis uzi ĝian revolucian karakteron. Dum la CGT asertas, ke ĝi agis kun “la plej granda firmeco kontraŭ la provoj de maldekstristaj aventuristoj” por fiaskigi “la provokadojn kiuj [povas] endanĝerigi ĉiujn sukcesojn akiritajn en la batalo”,* membro de tiu sindikato bedaŭras: “Mi aprezas la rezultojn, kiujn mia organizaĵo atingis, sed mi pensas, ke la CGT nacinivele devintus, ekde la komenco, ekagi per pli gravaj postulaj celoj, pli “politikaj”, jen la ĝusta vorto.”* Tiel, la demando de ĝenerala striko estas dense ligita kun la debatoj pri la celoj de sindikata agado.*

*  Le Peuple, n-ro 799-801, Parizo, junio 1968.
*  Citita en Xavier Vigna, L’Insubordination ouvrières dans les années 68. Essai d’histoire politique des usines. Presses universitaires de Rennes, 2007.
*  Vd pri tio jenan averton: “Sindikatoj faras bonajn servojn kiel kolektiĝejoj de la rezistado kontraŭ la perfortaĵoj de la kapitalo. Ili maltrafas sian celon parte, kiam ili faras pretercelan uzon de sia povo. Ili maltrafas sian celon komplete, se ili limigas sin al militeto kontraŭ la efikoj de la ekzistanta sistemo, anstataŭ samtempe provi ĝin ŝanĝi, anstataŭ uzi siajn organizitajn fortojn kiel levilon por la fina liberigo de la laborista klaso, do por la definitiva abolo de la salajrosistemo.” (Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2007, ISBN 978-2-9529537-1-9, MAS-libro n-ro 3, p. 58. -vl

Tiuj debatoj ankoraŭ regule reaperas, ekzemple ĉe Solidaires aŭ eĉ ĉe Force ouvrière (FO). Starigita kiel skismaĵo el la CGT en 1947 kun la subteno de Usono en la kunteksto de la malvarma milito, tiu sindikato dekomence kontraŭis la politikigon de la sindikataj bataloj kaj preferis subteni praktikon pli aŭtonoman kaj pli malfermitan al intertraktado. Dum la “tridek gloraj” jaroj, ĝi estis do la privilegiita interparolanto de la registaro kaj de la mastraro. Poste ĝi perdis tiun statuson favore al la Demokratia franca konfederacio de laboro (CFDT) en la 1980-aj jaroj. Ĝiaj gvidantoj tiam akrigis la retorikon, dirante ke la intertraktadoj jam ne celas atingi socian progreson sed trudi socian malprogreson.

Tiel, en novembro-decembro de 1995, la FO plene engaĝiĝas flanke de la CGT en la movado kontraŭ la projekto de la registaro Juppé reformi la socialan sekurecon kaj de la speciala pensi-sistemo de la fervojistoj. La 2-an de decembro ĝia ĝenerala sekretario Marc Blondel alvokas al “ĝeneraligo de la agado”. Poste, en 2003 same kiel en 2010, la gvidantoj de la FO deklaris esti favoraj al alvoko al “ĝenerala striko interprofesia kaj daŭrigebla”, sed ne faris iniciaton por lanĉi ĝin, sed donis la respondecon al la CGT. Tiu rifuzis aliĝi al tiu alvoko, kvankam ĝia povo de mobilizado estas kun distanco la plej alta. Iuj volis vidi en tio la volon de la “CGT-burokrataro” limigi la mobilizadon por konservi la instituciajn interesojn de la organizaĵo. Ekzemple, dum la mobiliziĝoj printempe de 2003 kontraŭ la pensi-reformo, la ĝenerala sekretario de la CGT, Bernard Thibault estis alparolata de membro de la san-federacio, kiu bedaŭris “la tagojn de striko sen estonteco” kaj la enfermiĝon “en logikon de respektata kaj respektinda sindikatismo, sed kiu malebligas ĉian strategion de radikala alfrontiĝo”.*

*  Lokaj observoj kadre de doktoriĝa laboraĵo en politika scienco. Kp “Faire la grève. La conditions d’appropriation de la grève dans les conflits de travail en France”, université Paris-I, 2009.

POST distanciĝi de la komunista partio (PCF), la CGT estas nun taŭzata inter la volo daŭrigi bataleman sindikatismon kaj la zorgo esti ne pli marĝenigata en la ludo de kolektiva intertraktado. Por pravigi sin, ĝiaj sinsekvaj gvidantoj s-ro Thibault kaj s-ro Philippe Martinez ofte invokis la movadojn de 1936 kaj de 1968 kaj argumentis, ke la sindikatoj neniam alvokis al daŭrigebla ĝenerala striko, ĉar tiu, laŭ la agnoskita formulo, “ne dekretiĝas”: ĝi dependas de la decido de la salajruloj, kiujn oni devas konvinki ĉe ilia laboro. La 28-an de aprilo ĉi-jara, okaze de interveno sur la placo de la Respubliko (Parizo), s-ro Martinez ankoraŭ klarigis, ke, “en la entreprenoj, alvoki al daŭrigebla ĝenerala striko, tio estas pli komplika. Oni devas pli ol movi la buŝon por konvinki la salajrulojn.”

Kun kvoto de sindikateco de 8 elcentoj (5 elcentoj en la privata sektoro), la kapablo de la laboristaj organizaĵoj krei la kondiĉojn de ĝenerala striko estas simple limigita. En tiu ĉi kunteksto, kaj malsame al tio, kio okazis en Majo 68, ne nur la timo esti preterpasata de la “aventuristaj estremmaldekstruloj” retenas la gvidantojn de la CGT alvoki al daŭrigebla ĝenerala striko, sed ankaŭ la timo antaŭ ebla fiasko de la mobilizado. Se ili donus al sia movado radikalan formon, la amaso de la salajruloj povus ne konsenti, kaj la alvoko restus senefika.

La tagoj de intermita agado, kiuj kombinas strikojn, peticiojn kaj manifestaciojn, male, estas perceptataj kiel efika metodo por tuŝi pli da salajruloj kaj montri la pravecon de la kontestado. Tiu strategio ne malhelpas kelkajn federaciojn de la CGT engaĝiĝi en sektorajn daŭrigeblajn ĝeneralajn strikojn ‒ la fervojistoj en 1995 kaj 2010, la salajruloj de la rafinejoj en 2008. Sed ilia transformado en movadojn de ĝenerala striko stumblas super la senpolitikiĝo de la ago-strategioj de la sindikataj konfederacioj same kiel super la evidentaj limoj de ilia enradikiĝo inter la salajruloj.

Baptiste GIRAUD.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Du milionoj da eksterlandaj laboristoj tute dependantaj de siaj “protektantoj”

Sklavoj de la 21-a jarcento en Kataro

Zorgema transformi sian riĉaĵon en potencon kaj influkapablon, Kataro multigas la prestiĝ-operaciojn, kiel la organizadon de la piedpilka Monda Pokalo en 2022. Sed tiuj grandaj publikaj konstruejoj kaj ilia kvanto da akcidentoj malkaŝis la arkaismon kaj brutalecon de protekto-sistemo de la eksterlandaj laboristoj, kiu proksimas servutecon.

DISKRETE, nia grupo ekiras. Gravas ne altiri la atenton de la polico, kiu postkuras la homojn interesiĝantajn tro proksime pri la sorto de la eksterlandaj laboristoj. Mergitaj en kvazaŭ mallumo, laŭlinie konstruitaj barakoj subite aperas ĉe la turno de polva pado. Kun siaj fasadoj sen farbaĵo kaj siaj rub-amasetoj ĉie postlasitaj, tiu “laborista tendaro” aspektas ladurbo. Al-Rayyan, dua urbo de Kataro, akceptos plurajn matĉojn de la Monda Pokalo 2022 en la stadiono Ahmed-Bin-Ali.

Dek-duo da barataj kaj nepalaj salajruloj de tiu konstruejo situanta je proksimume dudek kvin kilometroj nord-okcidente de Doho, la ĉefurbo, akceptas la sindikatan delegitaron de la internacia Federacio de ligno kaj konstruado. En ilia tre malvasta 9-kvadratmetra dormejo staras unu super la aliaj ok litoj kun siaj malpuraj kaj eluzitaj matracoj. “Jam kvar monatojn ni ne ricevis salajron”, ili kune plendas. Sen resursoj kaj sen la plej necesaj produktoj, la dek ok loĝantoj faras ŝuldojn kun uzuraj interezoj ĉe senskrupulaj komercistoj. Tiuj ŝuldoj aldoniĝas al la pruntoj faritaj por pagi la kontraŭleĝe postulatan makleraĵon de la varb-agentejo en ilia originlando, kiu rilatigis ilin kun iliaj dungantoj en la Golfo. La magraj ŝparaĵoj estas senditaj al la familio restinta hejme.

Devenanta el la barata ŝtato Okcidenta Bengalujo, s-ro Rajiv V.* laboras en Kataro jam dek kvin monatojn. Tiu tridek-jara ĉarpentisto ŝparas duonon de sia salajro (300 eŭroj) por sia edzino, kiu sola edukas ilian filon. En 2014 la migraj laboristoj, laŭ la katara registaro, sendis pli ol 10,7 miliardojn da eŭroj al siaj landoj. La malmultaj amuzaĵoj estas por ili neatingeblaj, eĉ fakte malpermesitaj: “Multaj kvartaloj de Doho, ne alireblaj al la migrantaj laboristoj, estas klasigitaj “familia zono”, kio ankoraŭ pli limigas ilian movliberecon”, substrekas la lasta raporto de la Internacia Sindikata Konfederacio (ISK)*. Relegaciiitaj en zonoj tre malproksimaj de siaj laborlokoj, ili laboras 13 horojn tage, inkluzive de la transport-tempo. Ilia kolektiva vivo resumiĝas je sporadaj komunumaj kunvenoj. “Niaj kamaradoj organizas grandan feston de la nepala komunumo la 18-an de decembro, la internacia tago de la migrantoj. Estas okazo, sub preteksto de kultura celebrado, kunvenigi la laboristojn”, klarigas s-ino Binda Pandey, gvidantino de la Gefont, Federacio de nepalaj sindikatoj, kaj membro de la administra konsilantaro de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO). En Kataro, kiel en ĉiuj landoj de la Golfo escepte de Kuvajto kaj Barejno, sindikatoj estas malpermesataj.

*  La personaj nomoj estis ŝanĝitaj.
*  “Qatar, profits et pertes. Ce que coûte l’esclavage moderne au Qatar: quel prix à payer pour la liberté?”, raporto “Nouveaux fronts 2015” (Novaj frontoj 2015), Confédération syndicale internationale, Bruselo, 18-a de decembro 2015.

Same kiel la du milionoj da eksterlandanoj instalitaj en Kataro, tiuj konstru-laboristoj estas submetataj al la reĝimo tiel nomata kafala. Tiu sistemo metas sub la aŭtoritato de ilia “protektanto” kaj dunganto ĉiujn eksterlandajn laboristojn, kiuj cetere estas 90% de la profesia loĝantaro de la lando. Mobilizataj ses tagojn semajne, vintre same kiel somere, sub temperaturoj foje trans kvindek celsiaj gradoj, vera rezervo-armeo konstruas la stadionojn de la piedpilka Monda Pokalo 2022. Tiu eksterlanda laboristaro ĝuas kvazaŭ neniun rajton: salajroj pagitaj kun granda prokrasto aŭ neniam; malnovaj kaj malsanigaj loĝkondiĉoj, neeblo ŝanĝi sian dunganton sen permeso de ĉi tiu; pasportoj konfiskataj; devigo peti konsenton de la mastro por forlasi la landon... Tiel, okdek ok migrintoj laborantaj sur la konstruejo de la stadiono Khalifa en Doho, pridemandataj de Amnestio Internacia, asertas ke ili ne havis rajton forlasi Kataron. Eĉ pli cinike, al sep el ili, devenantaj de Nepalo, estis malpermesite iri al sia lando por viziti la familion post la tertremoj de aprilo kaj majo 2015*.

*  “Le revers de la médaille. Exploitation de travailleurs migrants sur un site de la Coupe du monde de football Qatar 2022” (Ekspluatado de migraj laboristoj sur konstruejo de la piedpilka Monda Pokalo Kataro 2022), Amnesty International, Londono, marto 2016.

Profitante el la amasinformile raportitaj netravideblaj kondiĉoj de la atribuo al Kataro de la piedpilka Monda Pokalo 2022*, la ISK kaj la organizaĵoj por defendo de homrajtoj — Human Rights Watch kaj Amnestio Internacia — publike mallaŭdas sistemon similantan al servuteco. De la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ĝis Sauda Arabujo kaj Kuvajto, la kafala aplikiĝas en la tuta araba duoninsulo. “De nun ĝis la komenco de la piedpilka Monda Pokalo 2022, pli ol sep mil migraj laboristoj verŝajne trafos morton”, avertas s-ino Sharan Burrow, ĝenerala sekretariino de la ISK. Tre aktiva ĉe la ILO, kie ĝi dokumentas plendojn kontraŭ ŝtatoj kaj internaciaj kompanioj suspektataj malobservi la rajtojn de la salajruloj, la ISK enhavas 350 aliĝintajn sindikatojn en 150 landoj, kaj reprezentas 180 milionojn da laboristoj. Ĝiaj aliĝantoj estas ekskluzive sindikataj konfederacioj, kiel la Konfederacio Ĝenerala de la Laboro KĜL (france: Confédération Générale du Travail-CGT) aŭ la Franca Demokrata Konfederacio de la Laboro (france: Confédération Française Démocratique du Travail-CFDT) en Francujo. Ĝi intime kunlaboras kun la sindikataj federacioj de ĉiu aktivad-kampo.

*  Vd “Corruption et ballon rond”, Le Monde diplomatique, julio 2015.

La katara registaro kontestas la alarmajn bilancojn: “Ĝis nun ne okazis unu morto en rilato kun la infrastrukturoj ligitaj al la Monda Pokalo. Eĉ ne unu*.” La organiza komitato de la Monda Pokalo apenaŭ koncedas, ke okazis “natura” morto, antaŭnelonge, de du barataj laboristoj, sekve de korinfarkto. Tamen, la ambasadejoj de Barato, Bangladeŝo kaj Nepalo nombris, siaflanke, naŭ cent mortojn ene de la du lastaj jaroj, inter kiuj duono okazis subite, sekve de korinfarkto aŭ pro nekonata kialo.

*  Komuniko de la katara registaro reage al artikolo publikigita en la Washington Post (“The toll of human casualities in Qatar”, 27-a de majo 2015), Doho, 2-a de junio 2015.
La registaro devigita reformi la “kafala”

Ĝenerala Sekretario de la koalicio de barataj sindikatoj, All India Congress Committee, vicprezidanto de la Internacio de la Laboristoj pri Konstruado kaj Ligno (ILKL) kaj eksdeputito de la Kongreso-Partio, s-ro Ramachandra Khuntia elvokas tiujn mortojn, pretende naturajn, sed kiuj reale rilatas kun ege krudaj kaj senindulgaj laborkondiĉoj. “Multaj salajruloj estas dungitaj en privataj familioj, kie ili ne rajtas aliri necesejon. Rezigninte trinki de mateno ĝis vespero, sub ofte ekstremaj temperaturoj, iuj mortas pro senakviĝo. La kuracisto tiam skribas ateston pri natura morto, tiel malebligante al la familio ricevi kompensan monon.”

Zorgema pri sia reputacio, serioze difektita pro la bildoj de malpuregaj laboristaj tendaroj, la katara registaro promesas mildigi la kafala, unuan fojon en majo 2014. Longe prokrastita, la nova leĝaro estas fine promulgita de la emiro Tamim Ben Hamad Al-Thani, la 27-an de oktobro 2015. Oni tamen devos atendi la 1-an de januaro 2017 por ke ĝi aplikiĝu. Sinonimo de malbona traktado, la nocio “protektanto” anstataŭas tiu, pli interkonsenta, de “dunganto”. De nun, la salajrulo ne plu devos prezenti skribitan konsenton de tiu ĉi por eliri la teritorion — emblema dispozicio de la kafala kaj certe la plej diskonigata tra la komunikiloj. Lia vizopeto por eliri estos konsiderata akceptita se lia mastro ne oponas ĝin ene de tri tagoj. “Kun labor-juro tiom malekvilibra favore al la dungantoj, eĉ se la eblecoj apelacii plifortiĝis, la fino de la misuzoj ne estas por morgaŭ”, komentas eŭropa afer-advokato bazita en Doho.

Prenanta inspiron ĉe la Unuiĝintaj arabaj Emirlandoj, la reformo instalas ankaŭ protekto-sistemon por la salajroj, por definitive ĉesigi la nepagojn. Ĉiu sumo menciita en la laborkontrakto devos esti pagata per banka ĝiro. “Danke al tiu dispozicio, la dungitoj de la privataj kompanioj instalitaj en Kataro ricevos sian salajron per elektronika ĝiro ene de maksimume 7 tagoj” kontente notas la gazetara servo de la registaro. Problemo: nur tre eta malplimulto da migruloj posedas bankkonton; eble kvinono, laŭ la takso de la neregistaraj organizaĵoj (NRO) kaj sindikatoj. La Centra Banko de Kataro ja sendis instrukciojn al la bankoj por ke ili malfermu kontojn. Sed tiuj lastaj ne ŝajnas emaj rapide akcepti tiujn neriĉajn klientojn.

Alia modesta antaŭeniro: la reformo de la “atesto pri neopono”, por “pli granda movlibereco de la salajruloj”, pri kiu kontentas la registaro. Kaze de rifuzo de la protektanto subskribi tiun dokumenton atestantan lian “ekzemplan” sintenon, ĉiu eksterlanda salajrulo finiĝinta sian laborkontrakton devis, ĝis nun, forlasi la teritorion dum almenaŭ du jaroj antaŭ ol ricevi denove permeson labori tie. Jen eta progreso: tiu, kiu finas portempan kontrakton de nun povos resti en Kataro sen montri tiun atestilon. Same pri la laboristoj kun sendaŭra kontrakto, kiuj deziras ŝanĝi dunganton, kondiĉe tamen ke ili laboras de almenaŭ kvin jaroj en la entrepreno.

La unuan de novembro 2015, la ĉefministro de Kataro, s-ro Abdallah Ben Nasser Al-Thani, kaj la ministro pri Laboro Abdallah Al-Khulaifi solene inaŭguris la unuan “kvartalon de laboristoj”. Aro da loĝejoj destinataj akcepti 70 000 migrajn laboristojn en agrablaj kondiĉoj, kontraste kun la domaĉoj loĝataj de centmiloj da laboristoj. Unu semajnon post la oficiala inaŭguro, la ĉefo de la gazetara servo de la registaro, s-ro Jassim Al-Thani, donas al ni rendevuon ĉe la bazaro por personigita vizito. Elegante portanta la dishdasha, la tradician tunikon de la viroj de la Golfo, tiu juna membro de la reĝa familio mem stiras sian ĉieuzeblan veturilon ekipitan per komfortaj ledaj seĝoj. Antaŭ la enirejo - kontrolata — de la kvartalo, ni renkontas s-ron Zoher D. Taskita gvidi nin, tiu libana inĝeniero partoprenis en la konstruado de la loĝeja areo, ankoraŭ tri-kvarone malplena.

Dividita inter loĝej-zono kaj alia zono destinita al amuzado kaj konsumado, la areo estas ĉirkaŭata de altaj muroj. Ekde la du policejoj instalitaj en ĝi, la polico regule patrolas en ĉiujn angulojn. En ĉiu konstruaĵo, gardisto okupas ĉambron destinatan al la deĵora kontrolado de la loĝantoj. Kvar kontrol-ekranoj estas ligitaj al kameraoj en la komunaj ejoj, senriproĉe puraj. Dudek kvar kvadratmetrajn vastaj, la dormoĉambroj devas akcepti po kvar personojn. Ĉio ŝajnas plej bone en la plej bona kvartalo de tiuj estontaj laboristoj, kiuj baldaŭ povos profiti el la ducent vendejoj de malfermiĝonta komerca centro. Ses aliaj similtipaj, kvankam malpli vastaj, loĝej-kompleksoj devas naskiĝi antaŭ la fino de 2017, por entute 379 000 personoj*. Akvoguto en la oceano de la malsalubraj barakaĉoj. Despli, ke de nun ĝis la komenco de la Monda Pokalo, 500 000 kromaj migraj laboristoj eble instaliĝos en Kataro, laŭ la ISK.

*  Raporto de la Internacia Labor-Organizaĵo, Ĝenevo, marto 2016.
Internaciaj kompanioj pli senindulgaj ol la loka leĝo

S-ro Ambet Yuson, filipina sindikata aktivulo, kiu, estinte direktoro de la sektoro Azio-Pacifiko, fariĝis ĉefo de la ILKL, rekonas “plibonigojn” rilate al la loĝado de la migruloj. Sed li ne kaŝas sian skeptikecon pri la ĝeneralaj efikoj de la reformo: “Jam la trian jaron ni kondukas delegitaron en Kataron, kaj, fundamente, la situacio de la migraj laboristoj ne multe evoluis.” Tiun impreson konfirmas la trideko da barataj laboristoj invititaj esprimiĝi okaze de seminario organizita de la ILKL en restoracio de Doho. Kun ĉirkaŭ 650 000 landanoj, la baratanoj estas la unua komunumo de eksterlandanoj en Kataro, sekvataj de la nepalanoj (500 000) kaj de la Filipinanoj (250 000)*. Ĉu la promeso de la registaro ĉesigi la ekcesojn de la kafala fare de granda nombro da entreprenoj estis plenumita? Skeptika murmuro aŭdiĝas en la ĉeestantaro. Nur ok el la konsultitaj laboristoj asertas havi sian pasporton. La pasportoj de la aliaj ŝajne estis konfiskitaj de la dungantoj. Laboristo leviĝas kaj deklaras, montrante sian inĝeniero-diplomon: “La agentejo en Barato subskribigis al mi kontrakton de elektrikisto. Sed kiam mi alvenis ĉi tie oni diris al mi: ‘Vi laboros kiel akvotubisto’ kun salajro de 900 rialoj [225 eŭroj], tio estas la duono de tiu, por kiu mi kontraktis.” La meza monata enspezo de la ĉeestantaj laboristoj estas 275 eŭroj, inkluzive de la porloĝa monhelpo. Tre malsupera al la meza monata enspezo de la ĉirkaŭ 250 000 kataraj civitanoj, kiun oni taksas je 10 800 eŭroj*.

*  Fontoj: katara ministrejo pri planado de evoluiĝo kaj de statistikoj, franca ministrejo pri ekonomio, ambasadejo de Filipinoj en Kataro.
*  Fontoj: Central Intelligence Agency-CIA, Internacia Mon-Fonduso, franca registaro.

Ridindaj salajroj, maksimuma danĝereco. “Hieraŭ kolego havis sian brakon tranĉita sur la konstruejo malantaŭ la hotelo Mercure”, rakontas srilanka laboristo. Alia elmontras sian suron, tranĉitan per konstru-maŝino ses monatojn antaŭe. Faloj, batoj kaŭzataj de objektoj aŭ veturiloj: laŭ oficiala katara raporto de 2012, 22,8% el la mortoj de migraj laboristoj estas ligitaj al “eksteraj kaŭzoj”, ĉefe akcidentoj sur la konstruejoj*.

*  Raporto de la Katara registaro pri la sano, Doho, 2012.

Batalemaj, la laboristoj publike mallaŭdas sistemon, kies ĉefaj viktimoj estas ili, substrekante samtempe la respondecon de la entreprenoj, plejmulte okcidentaj internaciaj kompanioj, ofte pli senindulgaj ol estas la katara leĝo. Unu el ili ja klarigas, ke Qatari Diar Vinci Construction — QDVC forprenis la pasportojn de siaj salajruloj antaŭ ol redoni ilin ses monatojn poste pro la aktiva sindikata premo kontraŭ tiu filio de la franca grupo Vinci*. La forpreno de la pasporto estis tamen jam malpermesita de la loka leĝaro. En marto 2015, la franca NRO Sherpa plendis al tribunalo pro “trudita laboro” kaj “uzo de servuteco” kontraŭ la internacia entrepreno. “La kafala estas kapabla redukti aparte la movliberecon, sed iuj entreprenoj ne respektas eĉ la minimumajn normojn. Vinci devus tamen certiĝi, ke ĉiuj salajruloj, inkluzive de tiuj ĉe la sub-kontraktantoj, ĝuas la samajn rajtojn, konforme al la katara leĝo”, komentas la advokatino de Sherpa, s-ino Marie-Laure Guislain. De post la tribunala plendo, Vinci konsentis plibonigi la loĝkondiĉojn de parto de la laboristoj de sia filio. Inter la 3 200 laboristoj de QDVC, almenaŭ 2 000 laŭdire loĝas en maksimume kvarlitaj ĉambroj, kiel ordonas la katara leĝo. Male, la 4 500 salajruloj de ĝiaj subkontraktantoj ĉiam suferas la samajn malbonajn kondiĉojn, laŭ Sherpa. Cetere, la 7 700 kunlaborantoj de la Vinci-galaksio laŭdire ne plu laboras pli ol la sesdek horojn semajne — limo starigita de la loka leĝo. Reguligo akompanata... de 10% salajro-redukto!

*  Vd. Nicolas de La Casinière, “Le soleil ne se couche jamais sur l’empire Vinci”, Le Monde diplomatique, marto 2016.

La kafala ne estas sendistinga minaco por ĉiuj eksterlandanoj. Kadruloj de internaciaj kompanioj, entreprenestroj, advokatoj aŭ ŝtatfunkciuloj senditaj de aliaj landoj konsistigas etan klason de privilegiitoj, kiuj, teorie, nenion devas timi el siaj “protektantoj”. Kadrulo en la financa industrio, s-ro Andrew M.certe ne volus interŝanĝi sian eksterlandan vivon en Kataro. Tiu brito laboras kaj vivas en Doho de sep jaroj. Vestita per mallonga pantalono kaj sandaloj, li senafekte akceptas nin en la salono de sia vilao en West Bay Lagoon, fermita domaro, kie loĝas riĉaj okcidentaj eksterlandanoj kaj kelkaj kataranoj. Ĉe la vilao, ĝarden-flanke, kvazaŭ poŝtkarta luksa parko, kun verdegaj aleoj estas paradiza ludejo por la infanoj. Kelkajn metrojn fore etendiĝas sabloplaĝo kaj palmoj, kun belega panoramo al la Doho-golfeto. “Tio estas la plej bona compound [fermita domaro] de tuta Kataro, kiu havas dudekon da. Luprezo de tiu vilao estas 7 500 eŭroj monate; ĝia areo estas 500 kvadratmetroj, sen kalkuli la ĝardenon kaj la naĝejon. Estas iom malgranda por la kataranoj, kiuj preferas pli vastajn areojn: 1000 aŭ 2000 kvadratmetrojn”, komentas nia akceptanto ridedante; kun monata salajro de 30 000 eŭroj, tiu dolĉanima kvindek-jarulo ne havas zorgojn por la estonto...

Ĉu la kafala ne estas tro malagrabla? “Mi havas bonŝancon posedi vizon por multaj eliroj, kiu permesas al mi forlasi la landon kiam mi volas, sen neceso peti permeson de mia dunganto.” Nur kelkaj miloj da eksterlandanoj, plej ofte okcidentanoj, profitas el tiu escepto de la ordinara reĝimo. Protektataj pro sia statuso kiel salajruloj de grandaj grupoj, ili facile ricevas sian atestilon pri neopono, kies ricevo estas simpla formalaĵo. “La reformo de la kafala ne koncernas la okcidentan eliton, kapablan intertrakti por si la plej favorajn kontraktajn klaŭzojn”, konfirmas s-ro Michel Daillet, franca afer-advokato instalita en Doho.

Ĉiuj aliaj, la amaso, ne havas alian eblecon ol submetiĝi al la bonvolo de protektanto. Inĝeniero ĉe Midmac, katara konstruad-grupo, s-ro Saïd F. ricevas 7 400 eŭrojn monate, kio estas tre komforta salajro. Malgraŭ tio, tiu kvardek-jara libanano ne trovas vortojn sufiĉe fortajn por priskribi la “nehumanan” reĝimon de la kafala: “Mi ne atendas multajn ŝanĝojn. Ĉu kun aŭ sen reformo, mia movlibereco estas katenita.” Eĉ se la nova leĝo liberigus lin el la atestilo pri neopono, pro lia pli ol dekjara labordaŭro, la inĝeniero certas, ke liaj ĉefoj rifuzus lasi lin foriri. Ja eĉ la riĉaj eksterlandanoj ne estas ŝirmitaj kontraŭ la arbitreco en tiu sistemo farita por la dungantoj. Precipe kiam ili troviĝas solaj, sen apogoj, fronte al potenca protektanto. Eksa profesia futbalisto, la franco Zahir Belounis rakontis kiel li estis blokita dum preskaŭ unu jaro kaj duono en Doho, ĉar li ne akceptis esti translokita kontraŭ sia volo en alian klubon*.

*  Zahir Belounis, Dans les griffes du Qatar. Chantage, mensonges et trahisons, Robert Laffont, Parizo, 2015.
UN-misio devas kontroli la respekton de la reguloj

Ĝenerala direktoro de familia grupo, s-ro Ahmed Al-Rayes, siaflanke, vigle defendas la kafala-sistemon. Gvidanta konglomeraton de 37 entreprenoj dungantaj 1 900 salajrulojn pri lavado, transporto kaj loĝistiko, li estas unu el la malmultaj kataraj mastroj, kiuj kuraĝas afiŝi sian vidpunkton. Sidanta malantaŭ sia skribotablo, tiu vigla kaj varmanima sesdek-jarulo komencas longan monologon senkompleksan. Ĉu forigi la kafala? Li ne volas tion prikonsideri, kaj malaprobas eĉ ĉiun fleksebligon. Li esprimas siajn timojn: “Abolicii la kafala estus danĝere. Iuj eksterlandaj laboristoj povus deziri mortigi min. La murdoj de kataranoj kaj la ŝteloj kreskus eksterordinare. 90% de la kataranoj volas nek forigi nek reformi la kafala. Ne ĉar ili estas sklavistoj, sed ĉar ili estas singardemaj.”

En lando, kie ĉiu kritiko al la emiro, kiu koncentras la esencon de la regpovo kaj leĝfara povo, estas punebla per prizono, malfacilas koni la opinion de la civitanoj. Simpla fakta atestaĵo, eĉ sen negativa juĝo kaj formulata en oficiala kadro, povas konduki iun en malliberejon. En marto 2016, katara ŝtatfunkciulo estis tiel sendita en malliberejon ĉar li “tro parolis” al delegitaro de la ILO.

“Nia leĝfara procezo estis konceptita por preni en konsideron la diversajn vidpunktojn laŭ ekvilibra maniero. La reformo de la kafala estis prezentita en la ministra konsilio, kaj submetita al la Majlis Al-Choura [konsulta konsilio] la 28-an de junio 2015, antaŭ ol esti akceptita”, deklaras la gazetar-servo de la registaro. La emiro laste decidis, sed li devis enkonsideri la sennuancan malŝaton de la dungantoj al ĉiu progresema iniciato. Grava subteno de la mastraj tezoj, la Majlis Al-Choura eĉ proponis malmoligi la kafala. Laŭ ties opinio, la enmigrintoj, kiuj “kreas problemojn” al siaj protektantoj aŭ kiuj provas forlasi la entreprenon antaŭ la fino de sia kontrakto devus esti devigitaj labori dek jarojn por sia mastro, tio estas la duoblo de la unue planita tempo, antaŭ ol rajti ŝanĝi sian dunganton... “Precipe konsistanta el altranguloj el la ĉefaj triboj kaj el la grandaj komercistoj, tiu konsilio, kreita en 1972, aperas kiel pretervivo de la pasinteco, eĉ se ties membroj, nomumitaj de la emiro, estas de tempo al tempo renovigitaj”, analizas la antropologo fakulo pri Kataro, Anie Montigny*.

*  Anie Montigny, “Les représentations du changement dans la société qatarie, d’un émir à l’autre (1972-2013)”, Arabian Humanities, n-ro 3, Sanaa, 2014.

De kiam Kataro estis elektita kiel akceptonto de la Monda Pokalo 2022, multaj ĵurnalistoj, membroj de NRO aŭ sindikatistoj estis petataj rigardi aliloken. Sed, la 10-an de novembro 2015, la administra konsilantaro de la ILO decidis okupiĝi pri la problemo kaj voĉdonis la principon sendi “altnivelan mision” por kreskigi la premon al la registaro. Tiu decido estis sekvo de plendo pro trudita laboro deponita de la ISK. Estas la unua fojo, de 2001, ke la ILO-konsilantaro decidas sendi kontrolmision en landon suspektatan malobservi ĝiajn regulojn. “La ILO ne lasis sin trompata de la katara registaro, kies manovro konsistis adopti oportune, kelkajn tagojn antaŭ la voĉdono, minimuman reformon por doni garantion de bonkonduto, sed protektante samtempe la principojn la plej malprogresajn de la kafala”, resumas la eksa ĝenerala sekretario de la KĜL, Bernard Thibault, kiu reprezentas Francujon ĉe la administra konsilantaro de la ILO, kiel membro de la kolegio de salajruloj.

De la 1-a ĝis la 5-a de marto 2016, tripartia delegitaro, enhavanta membrojn el la tri kolegioj de tiu konsilantaro (ŝtatoj, dungantoj, salajruloj), estis akceptita de la plej altaj instancoj de la katara ŝtato, escepte de la emiro. Tri tagojn antaŭ ilia vizito al projekto de fervojo inkluzivante la Doho-reton kaj la tramojn de Lusail, nova urbo dek kvin kilometrojn for de la ĉefurbo, filipina laboristo de la entrepreno Qatar Rail, Juanito Pardillo, mortis sur la konstruejo de la metroo de Doho*. “La raporto de la misio montras, se bezonis, ke la tiel nomata reformo ne plibonigis la sorton de la laboristoj. La varbad-makleraĵo estas ĉiam pagita de la migruloj, kaj la laborkontrakto subskribita en la originlando ĉiam neniel similas al tiu, kiun oni trudas al ili en Kataro. Koncerne la kontrol-rimedojn, ili ja kreskis, sed la 365 labor-inspektoroj, por du milionoj da salajruloj, povas apogi sin sur nur dek interpretistoj. Sed granda plimulto de la eksterlandanoj ne parolas la araban”, argumentas s-ro Thibault.

*  Doha News, 5-a de marto 2016.

La povo de la ILO estas ja limigita. Ĝiaj rekomendoj aŭ ĝiaj deklaroj pri la laboristaj rajtoj ne havas devigan valoron*. Sed, kvankam la misioj de la UN-agentejo ne povas devigi la rezistantajn registarojn apliki ĝiajn tekstojn, malmultaj el ili montriĝas cinike indiferentaj al ĝi. Tio klarigas, ke la katara ŝtato sendis dudekon da registaraj ataŝeoj al la administra konsilantaro de la 17-a de marto, por influi la opinion de plej multe da amikaj aŭ hezitemaj administrantoj, favore al decido “klasado sen sekvo”*. Finfine, Kataro eliris el tio kun kroma templimo je unu jaro por vere apliki leĝaron protektan al la migruloj.

*  Vd. Chloé Maurel, “Le commerce à l’assaut du droit social”, Le Monde diplomatique, decembro 2014.
*  “Klasado sen sekvo”: decido de juĝisto, konforme al la principo de oportuneco de proceduroj, provizore ne eki proceduron de jura persekutado rilate al la plendo.-jmc

La 22-an de aprilo 2016, la nova prezidanto de la Internacia Federacio de piedpilko (FIFA), s-ro Gianni Infantino, anoncis la kreadon de “kontrol-instanco taskita kontroli la sistemojn ekzistantajn por certigi taŭgajn laborkondiĉojn sur la laborejoj de la stadionoj de la Monda Pokalo”. Ne certas tamen, ĉu tiu iniciato kaj la minaco sendi enket-komisionon sufiĉos por evoluigi tiun landon, tiom riĉan kiom etan, strategian por siaj okcidentaj aliancanoj, avidaj pri hidrokarbono kaj kontraktoj.

David GARCIA


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dek jaroj da fujimorismo

SINJORO Alberto Fujimori gvidis Peruon de 1990 ĝis 2000, apogate de sia “dekstra brako”, la tre influhava Vladimiro Montesinos, direktoro de la Nacia Informservo (SIN). Aktuale en malliberejo, ili ambaŭ plenumas punon de dudek kvin jaroj pro krimoj kontraŭ la homaro kaj pro korupto.

Veninte en la potencon en kunteksto de ĝenerala krizo, la profesoro Fujimori, de japana origino, enpotenciĝis en lando ruiniĝanta, kun rekorda inflacio de preskaŭ 2000 elcentoj kaj de ses jaroj ĉiam pli enprofuniĝante en la “popolan militon” deklaritan de la Luma Vojeto. S-ro Fujimori antaŭrangis la batalon kontraŭ la terorismo. En aprilo de 1992 li kaŭzis propran ŝtatrenverson; lia grupo establis aŭtoritatecan reĝimon.

Sur ekonomia nivelo li aplikis la “fujiŝokon”, novliberalan programon kun la tradiciaj receptoj de la Internacia Mon-Fonduso (malregulado, privatigoj, malengaĝiĝoj de la publikaj potencoj).

La jardeko de Fujimori estis ankaŭ stampita de kapturniga koruptado sur ĉiuj niveloj de la ŝtato kaj restos en la memoro kiel la plej fia reganta klientista sistemo, la mafio fujimontesinista. Ekde la jaro 2000, ondo da procesoj kondamnis dekojn da personoj pro korupto, interalie la ministrojn pri internaj aferoj, pri defendo, pri ekonomio, pri kampkulturo, la ĉefon de la armitaj fortoj kaj tiun de la SIN, kaj juĝistojn.

Tiu jardeko estis stampita ankaŭ de persekutadoj al opoziciuloj kaj de ekscesoj de armeaj politikaj taĉmentoj, inter ili la Grupo Colina.