Diplomatia Mondo 2015 - Verkis Diversaj aŭtoroj


Enhavo


Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La plej longa embargo de la historio

La 17-an de decembro 2014, Havano kaj Vaŝingtono anoncis la restarigon de siaj diplomatiaj rilatoj. “Tio ne signifas, ke la ĉefa problemo estas solvita”, rimarkigis la kuba prezidanto Raúl Castro. Kvankam lia usona kolego anoncis la malfermon de ambasadejo, nur la Kongreso [parlamento] povas forigi la embargon. De kvindek du jaroj, tiu sufokas la ekonomion de la insulo.

LA UNUAJ disponoj de ekonomia reprezalio — la redukto de la sukerimportoj el la insulo — estis truditaj al Kubo en la jaro 1960 de la respublikana registaro de Dwight D. Eisenhower, oficiale pro la ŝtatigoj fare de la revolucia registaro de Fidel Castro. En 1962, John F. Kennedy etendis la disponojn kaj dekretis embargon.

La efiko estis drameca. Usono estis ĉiam la natura merkato de Kubo. En 1959, 73 elcentoj de la eksportoj de la insulo iris al la norda najbaro; 70 elcentoj de la importoj venis de ĝi. En kelkaj semajnoj tiuj interŝanĝoj komplete ĉesis ...

La retoriko, kiu pravigis tiun ekonomian sieĝostaton, en la fluo de la jaroj evoluis. En 1960, Vaŝingtono argumentis per la senproprietigo de usonaj entreprenoj. Ekde 1961, la Blanka domo pravigis sian pozicion per la proksimiĝo de Kubo kun Moskvo. Poste, la pravigon de Usono por la embargo liveris la subteno al la latinamerikaj geriloj kontraŭ la armeaj diktatorecoj aŭ la kubaj intervenoj en Afriko.*

*  Pri la usona politiko kontraŭ Kubo vd Salim Lamrani (ed.): La Terorismo de Usono kontraŭ Kubo. La Kuba Kvinopo. Esperantigoj el la hispana kaj la franca lingvoj de diversaj MAS-anoj, Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2009, 232 paĝoj, ISBN 978-2-928300-10-6, 18 eŭroj. -vl

En 1991 la sovetia bloko kolapsis. Anstataŭ normaligi la rilatojn kun Kubo, Usono decidis plialtigi la sankciojn: de tiam la argumento estas: fari premon kapablan rapidigi la restarigon de la demokratio kaj apogi la respekton al la homrajtoj.

Tiam komenciĝis la plej grava ekonomia krizo de la kuba historio, pro la malapero de la USSR, ĝia ĉefa komerca partnero: inter 1991 kaj 1994, la malneta enlanda produkto (MEP) de la insulo falis je 35 elcentoj. Tri jarojn post la enpotenciĝo de s-ro George H. Bush, en 1989, la usona Kongreso adoptis la leĝon Torricelli, kiu intensigas la sankciojn kontraŭ la kuba loĝantaro. Ĝi donas al ili ĉefe eksterteritorian karakteron, tamen malpermesatan de la internacia juro (ekzemple, la francaj leĝoj ne aplikiĝas en Germanujo!). Ekde 1992, ĉiu eksterlanda ŝipo — de kia ajn deveno — kiu haltas en kuba haveno, ne rajtas iri en usonan havenon dum ses monatoj. Per aliaj vortoj: la ŝipentreprenoj, kiuj laboras en la regiono, devas elekti ĉu komerci kun Kubo aŭ kun Usono. Ĝenerale tiu dilemo estas rapide decidita ... Rezulto: la insulo, kiu laŭdifine dependas de martransporto, devas pagi por varo prezon multe super tiu de la merkato por konvinki la internaciajn transportistojn liveri ĝin. La leĝo Torricelli cetere trudas sankciojn al ĉiu lando, kiu helpas Kubon: se Meksiko ekzemple donas helpon de 100 milionoj da dolaroj al Havano, Vaŝingtono malpliigas same tiom sian helpon al Meksiko.

En 1996, la registaro Clinton adoptis la leĝon Helms-Burton, kiu aldonas al la eksterteritorieco la retroaktivecon. Ankaŭ tion la internacia juro malpermesas, sed tio ne gravas. La teksto sankcias ĉian entreprenon (kaj do ankaŭ ne usonan), kiu instaliĝas sur proprietojn ŝtatigitajn post 1959. Sed la leĝo Helms-Burton rompas ankaŭ la usonan leĝon, laŭ kiu, unuflanke, la senproprietigoj estas kondamnindaj nur se ili rompas la internacian juron kaj, aliflanke, la juraj persekutoj eblas en Usono nur se la damaĝita persono posedis usonan pasporton en la momento de la faro. Plej ofte ne unu nek la alia el tiuj kondiĉoj estas plenumita. Sed la leĝo ludas sian rolon perfekte, ĉar ĝi malinstigas multajn investistojn instaliĝi en Kubo pro timo de reprezalioj.

Kvankam en la jaro 2000 la usona kampkultura premgrupo sukcesis trudi mildigon de la disponoj por povi vendi sian produkton al Havano, tiu mildigo estas akompanata de restriktaj kondiĉoj (pago per kontanta mono, antaŭe, sen ebleco de kredito kaj en alia valuto ol dolaro). Kvar jarojn poste, la registaro de s-ro George W. Bush starigis la Komisionon de helpo al Kubo libera. Sed la “helpo” estas sufiĉe stranga, ĉar temas pri trudo de novaj sankcioj al la insulo.

Unue pri la limigo de vojaĝoj al Kubo. Dum ĉiu eksterlanddevena loĝanto en Usono rajtas vojaĝi en sian devenlandon kiam ajn li volas, ekde 2004 tiu ebleco jam ne ekzistas por homoj kiuj deziras vojaĝi al Kubo sen permeso de la departemento de Trezoro. La vizitoj estas krome limigitaj al dek kvar tagoj en tri jaroj, anstataŭ antaŭe unu vojaĝo jare. Krome oni devas povi pruvi, ke almenaŭ unu membro de onia familio vivas daŭre sur la insulo. Ne validas kuzo, nek nevo, nek onklo: la familio, redifinita de la Bush-registaro, reduktiĝas — por la kubanoj — al gefratoj, al la gepatroj, al geavoj kaj al la geedzoj. Laŭ la instigo de s-ro Max Baucus, tiam senatano de la ŝtato Montana, la departemento de la Trezoro informis en 2004, ke ĝi realigis inter 1990 kaj 2004, naŭdek tri esplorojn pri la internacia terorismo. En la sama tempo ĝi faris dek mil sescent okdek tri “por malebligi la usonanojn uzi siajn rajton vojaĝi al Kubo”.*

*  “Baucus calls Bush Cuba policy ‘absurd’”, usona senato, 6-an de majo 2004.

La “helpo” imagita de la skipo de s-ro Bush entenas ankaŭ la mon-sendojn kaj -interŝanĝojn. Homo loĝanta sur usona teritorio kaj kiu povis plenumi ĉiujn kondiĉojn por vojaĝi al la insulo dum dek kvar tagoj, rajtas tie elspezi ne pli ol 50 dolarojn tage. Dum usonaj loĝantoj rajtas sendi financan helpon eksterlanden al membro de sia familio sen limigo de la sumo, la kubdevenaj loĝantoj rajtas sendi nur ĝis 100 dolaroj monate. Se la helpota persono estas membro de la Kuba Komunista Partio (PCC, kiu havas plurcentojn da miloj da membroj), la sendoj estas malpermesataj.

En 2006, la Komisiono pri helpo al Kubo libera decidis malhelpi la internacian san-kunlaboradon de Kubo — gravan fonton de devizoj por la insulo — per tio, ke ĝi malpermesis ĉian eksportadon de medicinaj aparatoj kiam ili “estas destinitaj por esti uzataj en grandskalaj programoj por eksterlandaj pacientoj.”* La plej granda parto de la monda medicina teĥnologio estas tamen usondevena.

*  Condolezza Rice kaj Carlos Gutierrez, Commission for Assistance to a Free Cuba, julio 2006.

Iom post iom, la eksterteritoria aplikado de la ekonomiaj sankcioj intensiĝis, kelkfoje ĝis ridinda mezuro. Japana, germana aŭ korea aŭtomobil-fabrikisto, kiu deziras vendi siajn produktojn sur la usona merkato, devas antaŭe pruvi al la departemento de Trezoro, ke liaj veturiloj ne enhavas kuban nikelon. Franca bakisto, kiu deziras penetri en la merkaton de la unua ekonomia mondpotenco devas pruvi, ke lia produkto ne enhavas gramon da kuba sukero. Usona turisto, kiu konsumas kuban cigaron aŭ glason da rumo Havana Club dum vojaĝo en Francujo, ekzemple, elmetas sin al dek jaroj da malliberejo kaj monpuno kiu povas atingi 1 milionon da dolaroj.

Ĉu kazoj teoriaj? Kelkfoje la realo transiras la fikcion.

En 2006, la japana entrepreno Nikon rifuzis ke oni transdonu sian premion — fotilon de sia marko — al Raysel Sosa Roja, juna kubano 13-jara, kiu suferis nekuraceblan heredan hemofilion. Tiu tamen gajnis la dekkvinan internacian konkurson de infandesegnoj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND). Nu, la aparato entenis usonajn komponantojn, kaj Nikon ne volis doni la impreson, ke ĝi “komercas” kun Havano.

En julio 2007, la hispana flugkompanio Hola Airlines, kiu havis kontrakton kun la kuba registaro por transporti latinamerikajn pacientojn kun okulmalsanoj al Kubo en la kadro de la operacio “miraklo”, devis ĉesigi siajn rilatojn kun Kubo. Efektive, kiam ĝi mendis ĉe la usona aviadilfabrikisto Boeing riparon de sia aviadilo, Boeing postulis, ke Hola Airlines rompu siajn rilatojn kun Kubo. La direktivo venis el la Blanka Domo.

En majo 2014 la franca firmao BNP Paribas ricevis rekordan monpunon de 8,97 miliardoj da dolaroj (6,6 miliardoj da eŭroj) ĉar ĝi rompis la embargojn ektrudatajn al Kubo, al Irano kaj al Sudano inter 2002 kaj 2009.

La ekonomiaj sankcioj havas dramecan efikon en la kampo de sano. Proksimume 80 elcentoj de la patentoj en la medicina sektoro estas deponitaj de usonaj farmaciaj multnaciaj konzernoj kaj de iliaj filioj: Kubo ne povas uzi tiujn sciencajn atingojn. La Alta Komisarejo pri homrajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj cetere emfazas, ke “la limigoj trudataj de la embargo kontribuis senigi Kubon je vivnecesa aliro al medikamentoj, al la novaj medicinaj kaj sciencaj teĥnologioj”*

*  Human Rights Council, “Situation of human rights in Cuba”, A/HRC/4/12, januaro 2007.

La enpotenciĝo de s-ro Barack Obama tamen signifis iometan ŝanĝon. En 2009 li nuligis la limigojn de vojaĝoj kaj de monsendoj truditajn en 2004.* La signoj de malfermiĝo kulminis la 10-an de decembro 2013, dum ceremonio omaĝe al Nelson Mandela, kiam s-roj Obama kaj Raúl Castro interŝanĝis manpremon kvalifikitan “historia”.

*  Kp Patrick Howeltt-Martin, “Dégel sous les tropiques entre Washington et La Havane” [“Tropika degelo inter Vaŝingtono kaj Havano”, Le Monde diplomatique, novembro 2014.

La prezidintoj James Carter kaj William Clinton siavice plurfoje esprimis sian kontraŭecon al la vaŝingtona politiko. “Mi senĉese petis samtempe publike kaj private la finon de nia ekonomia blokado kontraŭ la kuba popolo, la forigon de ĉiaj financaj, komercaj kaj vojaĝaj limigoj”. deklaris s-ro Carter post sia dua vojaĝo al Kubo en marto 2011.* Por s-ro Clinton, la “absurda” politiko de sankcioj montriĝis “totala fiasko”.*

*  James Carter, “Trip report by former US president Jimmy Carter”, The Carter Center, 1-a de aprilo 2011.
*  Christopher Hitchens, “What was Bill thinking?”, Newsweek, Novjorko, 24-an de septembro 2009.

La ĉambro de komerco de Usono, kiu reprezentas la mondon de la plej gravaj multnaciaj aferoj de la lando, ankaŭ informis, ke ĝi “deziras la finon de la embargo”.* La New York Times kondamnis “anakronismon de la malvarma milito”.* La Washington Post, kvankam konservativa, siavice montriĝas pli vigla: “La politiko de Usono koncerne Kubon estas fiasko. [...] Nenio ŝanĝiĝis, krom la fakto ke nia embargo igas nin pli ridindaj kaj pli senpovaj ol iam ajn antaŭe.”*

*  Komerca ĉambro de Usono: “Testimony on “examining the status of US trade with Cuba and its impact on economic growth””, 27-an de aprilo 2009.
*  “Obama, Cuba and the OAS”, The New York Times, 4-an de junio 2009.
*  Michael Kinsley, “The Cuba a proven failure”, The Washington Post, 17-an de aprilo 2009.

La usona publika opinio estas ankaŭ en sia plimulto favora al normaligo de la rilatoj inter Vaŝingtono kaj Havano. Laŭ enketo farita de la CNN la 10-an de aprilo 2009, 64 elcentoj de la usonaj civitanoj kontraŭas la ekonomiajn sankciojn kontraŭ Kubo. Laŭ la entrepreno Orbitz Worldwide, unu el la du plej gravaj vojaĝagentejoj en Interreto, 67 elcentoj de la loĝantoj de Usono deziras pasigi siajn feriojn en Kubo, kaj 72 elcentoj pensas, ke “la turismo en Kubo efikus pozitive por la ĉiutaga vivo de la kuba popolo”.

En 2013, dum la jarkunveno de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, cent okdek ok landoj el cent naŭdek du kondamnis, por la dudekdua fojo sinsekve, la ekonomiajn sankciojn trudatajn al Kubo, memorigante ke pli ol 70 elcentoj de la kubanoj naskiĝis sub tiu ekonomia sieĝostato.

Salim LAMRANI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Regiona politiko skuata de la “arabaj printempoj”

La digna izoliĝo de Turkujo

“Nul problemo” kun la najbaroj, tio estis la celo de la eksterlanda politiko de la Partio de Justeco kaj Disvolvado (AKP). Sed la “arabaj printempoj” renversis la regionan situacion, kaj Turkujo nun havas malvarmajn rilatojn kun Sirio, Sauda Arabujo, Irano kaj Egiptujo. Dum la reĝimo nun trairas aŭtokratan devojiĝon, ĉu la elekto de “soleco en digneco” vere estas opcio?

“La pozicio de Turkujo estas etika. Nia regiona politiko estas bazita sur humanaj kaj demokratiaj valoroj, kiujn ĉiu devus aprobi. Tial la puĉo kontraŭ [la egipta prezidanto] Mohamed Morsi [la 3-an de julio 2913] estis tiom elreviga”. Same kiel s-ro Yasin Aktay, vicprezidanto taskita pri la eksterlandaj rilatoj en la Partio de Justeco kaj Disvolvado (AKP), la proksimuloj de tiu partio ĉiam ekas konversacion per la situacio en Egiptujo kaj emfazante la “etikan pozicion” de la registaro. S-ro Aktay daŭrigas: “Ni pensis, ke la Okcidento provos izoli la novan reĝimon. Sed ĝi restis pasiva spektanto de la murdo de demokratio — la amasmurdo de Rabia* kun silentigitaj amasinformiloj.”

*  En la tago 14-a de aŭgusto 2013, la egiptaj armeo kaj polico mortigis ĉirkaŭ mil homojn, sturmante kontraŭ la tendumejo de la placo Rabia Al-Adaouia, kie kunvenis la islamistaj oponantoj al la puĉo.

La nekondamno de la puĉo kontraŭ s-ro Morsi kaj la daŭrigo de la usona helpo al Egiptujo estis komprenataj en Ankara kiel perfido de Vaŝingtono. Aktiva subtenanto de s-ro Morsi kaj de la Islama Frataro, la ĉefministro Recep Tayyip Erdogan alvokis por lia liberigo kaj kritikis la reĝimon, kiu sukcedis al li, rifuzante agnoski ties legitimecon. Fariĝinte prezidanto, s-ro Erdogan tiel alparolis la Ĝeneralan Asembleon de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Nov-Jorko la 24-an de septembro 2014: “Tiuj, kiuj oponas murdojn en Irako, en Sirio kaj la murdon de la demokratio en Egiptujo, estas akuzataj subteni terorismon.” Li kritikis UN kaj “la demokratiajn landojn, kiuj nur observis la eventojn.” La egipta ministro pri eksterlandaj aferoj rebatis: “Tiuj mensogoj ne mirigas, venantaj de homo deziranta estigi ĥaoson kaj semi malakordon en Mez-oriento, tra sia subteno al teroristaj grupoj kaj organizoj” (Reuters, 25-a de septembro 2014).

S-ro Erdogan ne estas fremda al la amasinformilaj polemikoj. Lia rekta diskurso, aparte favora al la palestinanoj, donis al li grandan popularecon en la araba mondo. Nun, kiam Mez-oriento estas en tempesto, tiu ĉi eble malgrandiĝis, sed la ĉarmo ankoraŭ efikas: li elektiĝis prezidanto dum la unua baloto, per 51,7% de la voĉoj, la 10-an de aŭgusto 2014. S-ro Erdogan esperas sufiĉe larĝan venkon okaze de la parlamentaj elektoj de junio 2015 por trudi konstitucian ŝanĝon kaj veran prezidantan sistemon.

Apud li staras s-ro Ahmet Davutoglu. Li estas universitatano, ne politikisto. Ĉefa diplomatia konsilanto de la AKP ekde ĝia alveno ĉe la regposteno, la 3-an de novembro 2002, li fariĝis ministro pri la eksterlandaj aferoj en majo 2009. Kaj, kiam s-ro Erdogan fariĝis prezidanto, s-ro Davutoglu ricevis la taskon regi la AKP, samtempe kiel la funkcion de ĉefministro. Kvankam oni foje aŭdas, ke ambaŭ homoj ne ĉiam akordiĝas, s-ro Davutoglu restas fidela leŭtenanto. Ankoraŭ ne eluzita de la regado, li povas certigi la kontinuecon de la AKP-projekto, dum multaj deputitoj finas sian trian kaj lastan mandaton.

Tiu projekto de “nova Turkujo” - sub la regado de plifortigita prezidanto, instalita en tute nova milĉambra palaco, kies konstruadon oni taksis je 615 milionoj da dolaroj* — baziĝas sur pliigita centralizo kaj aŭtokratio. Plifortigita de la balotoj, la regantoj sufokas la liberecon paroli kaj manifestacii, bridas la juĝantaron, maldungigas la ĵurnalistojn, kaj eĉ distingiĝis en 2014 per sia provado malpermesi Twitter kaj Youtube. La 12-an de decembro, s-ro Erdogan anoncis, ke li de nun prezidos la kunvenojn de la ministraro. De la manifestacioj de la Gezi-parko en somero 2013, ĉia kontestado de lia aŭtoritato estas rigardata de li kiel rekta minaco.

*  BBC News Europe, Londono, 5-a de novembro 2014.

En Istanbulo, la rumoroj kaj onidiroj anstataŭis la faktojn. Multaj el la kontaktitaj homoj akceptas respondi demandojn kaj esprimiĝi nur kondiĉe de anonimeco. La 14-an de decembro (2014) la polico aŭrore prezentiĝis ĉe la ĵurnalo Zaman kaj ĉe la televidĉeno Samanyolu, kaj arestis ĉefe ĵurnalistojn konatajn pro siaj ligoj kun la religia gvidanto rifuĝinta en Usono, Fethullah Gülen. Tiuj iniciatoj estigis fortajn protestojn de Eŭropa Unio kaj de Usono, kaj ankaŭ de la turkaj asocioj de ĵurnalistoj kaj eldonistoj. S-ro Gülen, kiu estis aliancano de s-ro Erdogan, fariĝis malŝatata post kiam anoj de lia frataro diskonigis, en decembro 2013, koruptofarojn koncernantajn gravajn personojn de la AKP, inkluzive ministrojn kaj ties gefilojn. S-ro Erdogan asertis, ke li “renversos tiun perfido-reton kaj igos ĝin respondeci pri siaj agoj”.*

*  Hürriyet Daily News, Istanbulo, 12-a de decembro 2014.

Nuntempe s-ro Erdogan ĝuas ankoraŭ la konfidon de duono de la loĝantaro, kiu kundividas lian mond-rigardon kaj profitis el lia politiko, aparte en la ekonomia kaj socia kampoj. Sed kio pri la turkoj, kiuj aŭdigis sian voĉon en la Gezi-parko? Sen kalkuli ke la centr-dekstra liberala marĝeno de la AKP, kiun s-ro Erdogan konkeris en 2002, promesante pli inkluzivan Turkujon, povus ankaŭ laciĝi pri lia kreskanta aŭtokratismo.

Kursoj pri la otomana lingvo

La “nova Turkujo” ankaŭ redifinas la lokon de la lando en la mondo, kun ĝia otomana heredaĵo kaj la patroneco de la sunaisma islamo. S-ro Erdogan eĉ ĵus proponis la enkondukon de devigaj kursoj pri la otomana lingvo* en la mezlernejoj. Ĉio tio vibras kun malnova vizio, defendata de s-ro Davutoglu, tiu de Turkujo, kiu fariĝu potenca lando en la mondo, emfazante la unuecon de islamo. Kiel klarigas Behlül Özkan, vicprofesoro pri internaciaj rilatoj en la universitato de Marmara, citante la artikolojn kaj la libron de la nova ĉefministro*, “Turkujo ne estas ordinara naci-ŝtato, sed la centro de la civilizo [otomana], (...) [ĝi devas] fariĝi politika centro ebliganta ŝtopi la malplenon de la potenco, kiu aperis post la likvido de la otomana imperio”*”. S-ro Davutoglu opinias, ke sub Mustafa Kemal Atatürk, la fondinto de la moderna respubliko, Turkujo malprave elektis fariĝi periferia elemento sub la sekureca protekto de la okcidenta civilizo, prefere ol esti centro, eĉ malforta, de sia propra civilizo”. Li kritikas la “valoro-krizon en la okcidentaj socioj”, opiniante ke “la okcidentaj demokratioj estas danĝeraj ĉar al ili mankas religiaj valoroj kiuj gvidu ilin”. Li pensas, ke, se la identeco de Turkujo estus bazita sur islamo, ties landlimoj povus esti plilarĝigitaj”.

*  La araban alfabeton de la otomana turka lingvo oni anstataŭis per la latina alfabeto kiam kreiĝis la respubliko.
*  Ahmet Davutoglu, “Stratejik Derinlik” (Strategia profundeco), Küre Yayınları, Istanbulo, 2001.
*  Behlül Özkan, “Turkey, Davutoglu and the idea of pan-islamism”, Survival. Global Politics and Strategy, vol. 56, n-ro 4, Londono, aŭgusto-septembro 2014.

Sub la respondeco de s-ro Davutoglu, la regionaj politikoj de Turkujo spertis promesplenan komencon: “nul problemo kun la najbaroj” kaj uzo de la influpovo. S-ro Abdullah Gül, kiam li estis ministro pri eksterlandaj aferoj (2003-2007) estis ŝlosila intertraktanto en la intertraktado por aliĝo al la EU kaj en la rilatoj kun Centra Azio kaj Kipro, dum s-ro Davutoglu direktis sian atenton al la rilatoj kun la araba mondo. La aliro estis tute pragmata: s-ro Erdogan estis vidata dum sia feriado kun la siria gvidanto Bachar Al-Asad, kvalifikita “frato”, kaj ricevis premion pri la homrajtoj el la manoj de la libia gvidanto Muamar Kadafi. Sub la gvidado de s-ro Davutoglu, Turkujo intensigis sian ekonomian kunlaboron, malfermis siajn landlimojn, forigis la devigon havi vizon por multaj landoj de la Mez-oriento, Kaŭkazo, Afriko, ktp.*. La ĉefa celo estis kreskigi la politikan kaj ekonomian konfidon al Turkujo. Tiu ŝajnis atingita kun, ekzemple, dekobligitaj komercaj interŝanĝoj kun la mez-orientaj kaj nordafrikaj landoj inter 2002 kaj 2011.

*  Vd Alain Vicky, “A l’assaut de l’Afrique”, dans “Turquie, des Ottomans aux islamistes”, Manière de voir, n-ro 132, decembro 2013 - januaro 2014.

Tiam okazis la “arabaj printempoj”. S-ro Davutoglu kredis, ke la islamistaj grupoj atingos la regpovon kaj tenos ĝin, kaj ke, subtenante ilin, Turkujo ludos gvidan rolon en Mez-oriento. Tiu ambicio estis sendube stimulata de la okcidenta espero, ke Turkujo povos esti modelo por la modera islamo, instigante la AKP supertaksi sian povon. Ahmet Insel, liberala universitatano, klarigas: “Ĝis 2011 la ideoj de Davutoglu estis romantikaj, sed ni ne povis diri, ke li malpravas. Hodiaŭ Turkujo ne plu havas ambasadoron en Egiptujo, Sirio kaj Israelo. Spite al ligoj komence intimaj (Ankara estis mediaciisto inter Tel-Aviv kaj Damasko en 2007-2008), la rilato kun Israelo trairis serion de krizoj: dum la pintokunveno en Davos (29-a de januaro 2009), kiam s-ro Erdogan akuzis la prezidanton Shimon Pérès mortigi la palestinanojn, poste okaze de la israela atako kontraŭ la ŝipo Mavi Marmara kaj tuta aro da turkaj ŝipetoj transportantaj homhelpon al Gazao (31-a de majo 2010), mortigante naŭ turkajn aktivulojn, kaj antaŭnelonge, la 2-an de decembro 2014, kiam la israela ministro pri defendo publike kondamnis Turkujon, kulpan laŭ ĝi protekti membrojn de la Hamaso.

Turkaj ministroj kaj konsilistoj rigardas tiun subtenon kiel alian ekzemplon de sia “etika pozicio”. “Ni verŝajne estas la sola registaro, ekster la araba mondo, kiu subtenas la Hamason”, deklaras unu el niaj kunparolantoj, postulante anonimecon, kaj neante, ke tio okazas malprofite al la Palestina Aŭtoritato gvidata de la Fataho. Tamen, malgraŭ tiuj streĉoj, komerco kaj turismo kun Israelo daŭre disvolviĝis.

Koncerne Irakon, la rifuzo de la religia ŝijaista politiko de la eksa ĉefministro Nouri Al-Maliki (2006-2014) kondukis Ankara plibonigi siajn rilatojn kun la regiona kurda registaro de Erbil. Turkujon surprizis la antaŭeniro de la Organizo de la Islamisma Ŝtato (OIŜ), inkluzive sur teritorioj loĝataj de turkmenoj. Ĝi devis alfronti ostaĝkaptadon de turkaj kamionŝoforoj, kaj poste de kvardek naŭ diplomatoj laborantaj en Mossul en junio 2014 — ilia liberigo okazis tri monatojn poste en kondiĉoj ne precizigitaj.

La krizo de Sirio, kun kiu Turkujo havas komunan traireblan landlimon okcent okdek kilometrojn longan, kaŭzis alvenon de unu miliono sescent mil rifuĝintoj, kun kosto taksita de la registaro je 5,5 miliardoj da dolaroj. Dum Usono rigardas la OIŜ kiel sian ĉefan malamikon, por Ankara la ĉefa malamiko estas la reĝimo de s-ro Asad. La plej gravaj malsukcesoj de la AKP, post Egiptujo, okazis en Sirio. Male al tio, kion esperis Ankara, s-ro Al-Asad ne falis. Soli Özel, profesoro pri internaciaj rilatoj en la universitato Kadir Has, kritikas la manieron laŭ kiu la AKP mastrumis tiun dosieron ekde 2012: “Ili ne sukcesis regi la Liberan Sirian Armeon (LSA) kaj prenis la riskon, subtenante ekstremismajn organizaĵojn, transformi Turkujon en novan Pakistanon, kun ties propraj talibanoj. Kiu ajn grupo estis subteninda, kun la sola kondiĉo ke ĝi efike luktis kontraŭ Al-Asad. Ni vidis la Al-Nosra-Fronton kaj la OIŜ varbi ĉi tie, dum la regantoj rigardis aliloken.”

Samtempe, multaj turkoj opinias, ke la OIŜ, sunaista organizaĵo, meritas certan komprenemon. Kiel rimarkas s-ro Etyen Mahcupyan, la ĉefa konsilanto de la ĉefministro,:“la OIŜ sukcesis instaliĝi kaj organizi sociajn kaj kulturajn servojn, kio signifas, ke ĝi nun havas ian aŭtoritaton. Ni eble baldaŭ vidos ĝiajn membrojn intertrakti, vestitaj per nigra kostumo kaj kravato.” La kurda demando estas malfacila: la siriaj kurdoj de la Partio de la Demokratia Unio (PYD en la angla) estas parto de la Partio de la Laboristoj de Kurdistano (PKK), la separisma grupo — etikedita “teroristo” de Vaŝingtono kaj EU — armee konfliktanta kun la turka ŝtato de tridek ses jaroj*, kaj kun kiu la registaro komencis sekretan pac-procezon. La streĉo en la sudoriento de Turkujo fariĝis evidenta komence de oktobro 2014, kiam kolero-manifestiĝoj eksplodis inter la turkaj kurdoj antaŭ la pasiveco de la registaro fronte al la ofensivo de la OIŜ kontraŭ la urbo Kobané: pli ol tridek kvin homoj estis mortigitaj ene de kelkaj tagoj.

*  Vd Allan Kaval, “La kurdoj, kiom da divizioj?”, Le Monde diplomatique en esperanto, novembro 2014.

Turkujo estis malmulte ema preni unuarangan lokon en la milita koalicio sub usona komandado, starigita en aŭtuno por bombardi la OIŜ kaj rompi la sieĝon de Kobané, eĉ se ĝi respondis al la internaciaj petoj, severigante la regon de sia suda landlimo kaj permesante al la Peŝmergoj trairi sian teritorion. Tiu ĉi premo povas nur kreski kun la aktiva partopreno de Irano al la kontraŭ-OIŜ lukto en Irako*, la plifortigo de la ŝijaisma akso kaj la fakta pliproksimiĝo de Tehrano kun Okcidento.

*  Hürriet Daily News, 7-a de decembro 2014.
La ekonomio komencas malbonfarti

Elrevigita de la eventoj en Sirio kaj en Egiptujo, la AKP forlasis sian pragmatismon favore al reveno al la ideologio nomata “etika pozicio”. S-ro Ibrahim Kalin, la ĉefa konsilanto pri ekstera politiko de la prezidanto nomas ĝin “soleco en digneco”.

Tamen, Turkujo ne povas permesi al si tro longan diplomatian izoliĝon, kiel atestas la egipta kazo. “La rilato estas nesimetria”, notas Mensur Akgün, profesoro en la universitato Kültür de Istanbulo. Turkujo bezonas la havenojn kaj merkatojn de Egiptujo, sed Egiptujo povas provizi sin en kiu ajn alia lando. Ni devas kreskigi niajn ekonomiajn eksportadojn kaj plifortigi nian diplomatian pozicion.” Tio des pli veras, ke la ekonomia kresko komencas malrapidiĝi: ĝi pasis en 2014 de 4 al 3,3%, dum en 2009, komence de la monda krizo, ĝi estis 9%.

Ĉu la regiona politiko de Turkujo estis ostaĝigita de la vizio de “nova Turkujo” bazita sur la otamana heredaĵo kaj la sunaisma islamo? Aŭ ĉu la nunaj malfacilaĵoj kondukos la gvidantojn de la AKP rekonstrui siajn regionajn aliancojn? Estis ja la signifo de la mesaĝo de la vicĉefministro Bülent Arinç “pri amikeco kaj frateco” al la najbaroj de Turkujo, Sirio kaj Irano, kaj al la “tradiciaj amikoj kaj aliancanoj”, Sauda Arabujo, Kuvajto, Unuiĝintaj Emirlandoj, Egiptujo aŭ Jordanio*. Sed necesos verŝajne atendi post la printempaj parlamentaj balotoj por havi pli klaran ideon pri la orientiĝo elektita de s-ro Erdogan.

*  Parolado farita ĉe la kvina pintkunveno de Bosporo de la Asembleo de la turkaj eksportantoj, reprenita de Hürriet Daily News, 13-a de decembro 2014.

Wendy KRISTIANASEN


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Vekiĝo de la romaa komunumo

Longtempe nevidebla, la plej granda romaa komunumo en Eŭropo plenumis identecan renaskiĝon danke al malfermiĝo de la turka islam-konservativa registaro. Sed ties ekonomia kaj socia emancipiĝo montriĝas multe pli malfacila.

SINJORO Bahattin Turnali paŝas malrapide tra la stratoj de sia kvartalo vestita per eleganta nigra kompleto kaj kravato. Juna kadrulo duoble diplomita el la universitato de Istanbulo, preskaŭ tridekjara, li ĵetas patrecan rigardon al tiuj maljuniĝantaj domegoj, kie li kreskis. “La taksiistoj rifuzas veni tien post la 21-a horo. Pro la perfortoj kaj drogo-fikomerco”, li rakontas.

Ĉirkaŭ ses mil romaoj vivas en Kustepe, malriĉa kvartalo de la Istanbulo-centro, kiu havas entute dudek du mil loĝantojn. S-ro Turnali baldaŭ atingas deklivan implikaĵon de stratetoj. Sur la ĉefa placo, kafejo frontas la moskeon, de kie sonas la alvoko al la vespera preĝo. La mastro, s-ro Bülent Filas, loka figuro, donas la tonon: “Antaŭ ĉio, necesas diri, ke nia situacio estas bona.”

En Kustepe kiel aliloke en la romaa loĝantaro, oni volas kredi, ke nova erao komenciĝis. De kvin jaroj, la turka ŝtato multobligis malfermajn iniciatojn. En 2010 s-ro Recep Tayyip Erdogan, tiam ĉefministro, forprenas la negativan terminon Cingene (“cigano”) el la turka juro. La postan jaron, li forigas leĝon (neaplikitan), kiu permesis al la ministro pri internaj aferoj elpeli romaojn sen identeco aŭ konsiderataj kiel “nealiĝintaj al la turka kulturo”. La 14-an de marto 2010, antaŭ dek kvin mil romaoj kunvenintaj el la tuta lando en sportejo de Istanbulo, li donas omaĝan paroladon kaj pardonpetas, “nome de la ŝtato”, pro la malbonaj traktadoj kaj la suferitaj diskriminacioj. “Eĉ la neromaaj turkoj komencis uzi pli singardan lingvaĵon”. rimarkas s-ro Metin Salih Sentürk, prezidanto de la asocio de la florvendistoj kaj alia figuro de Kustepe. “Estas revolucio!”, insistas s-ro Filyas.

Tiu operacio ne estas sen kaŝita politika celo. Ĝi estis uzata kiel garantiaĵo por la Eŭropa Unio, kiu atendas antaŭenpaŝojn pri la demando de la malplimultoj. Ĝi akompanas ŝanĝon de doktrino ĉe la pinto de la ŝtato, de post la enpoviĝo de la Partio de Justeco kaj Disvolvado (AKP), konservativa. “Recep Tayyip Erdogan kaj la AKP ĉiam montris certan malfermecon rilate al la diversaj identecoj en Turkujo. Tio ebligis al ili revenigi islamon en la publikan spacon, analizas Jean Marcou, esploristo ĉe la Observejo de la turka politika vivo*. Ili volas povi afiŝi la hanafisman sunaismon, kvankam ĝi estas tute plimulta, same kiel afiŝiĝas la kurdoj, la alevitoj, la armenoj aŭ ... la romaoj.”

*  http://ovipot.hypotheses.org
Segregacio restas senkompata realeco

Dum okdek jaroj, la romaoj restis nevideblaj en la politika spaco. Kvankam konservante siajn tradiciojn kaj propran socian vivon, ili fandiĝis en la respublikon konstruitan de Mustafa Kemal Atatürk. Ili servas en la armeo, praktikas la saman religion kiel la plimulto, parolas la saman lingvon kaj praktikas saman kulton al Atatürk.

Ni tamen ne miskomprenu. Same kiel aliloke sur la kontinento, la romaoj kaj la lingvaj malplimultoj kun proksimaj radikoj (dom, lom) aperas kiel ellasitoj: alta senlaboreco, malbona aliro al kuraco-servoj, aĉaj loĝejoj. Alta proporcio de infanoj forlasas la lernejon. Multaj, knaboj same kiel knabinoj, estas instigataj labori aŭ geedziĝi dum adolesko*. Segregacio restas senkompata realeco, eĉ se la precize celataj perfortaĵoj estas malpli oftaj ol en aliaj landoj.

*  Unicef, “Analysis of the situation of children and young people in Turkey 2012”, Ankara, 2013.

En Kustepe, la junuloj estas kaptitaj de la “bonzaï”, malmultekosta sinteza drogo aperinta en 2010, kiu kaŭzas fortan dependon. Kun eta asocio por lukto kontraŭ la diskriminacioj kaj por edukado (Egcam) antaŭ nelonge kreita, s-ro Turnali provas rompi la spiralon de malriĉeco, helpante la familiojn de la kvartalo plusendi siajn infanojn al la lernejo. Depost 2010, svarmas tiaj etaj strukturoj kaj, kun ili, nova generacio de proparolantoj, diplomitaj kaj politikkonsciaj, malmergiĝas. “Tre malmultaj inter ni iris al universitato, li rakontas. hodiaŭ mi fariĝis ia modelo.”

Reĝisoro de dokumentaj filmoj*, tridekjarulino venanta de Istanbulo, Elmas Arus fondis la asocion “Nul diskriminacio” en 2010. Samjare, en marto, ŝi publike alparolis dum la mitingo organizita de s-ro Erdogan. Sed ŝia engaĝiĝo ne estis komprenata en ŝia familio: “Mia patrino diris, ke mi devus honti ankoraŭ interesiĝi pri tiuj demandoj, dum mi havas bonan situacion. Ŝi ne fieras esti romao. Ŝi forgesis sian historion kaj sian lingvon.” Veki la romaan identecon estis politike sendolara operacio por s-ro Erdogan. Male al la kurdoj, ili neniel postulas aŭtonomecon. Ili havas malmulte da solidareco kun la eŭropaj romaoj, kun kiuj ili kundividas nek la longan historion de persekutoj, nek la religion, nek iujn trajtojn de kultura vivo. “Erdogan traktis ilin kiel homojn, igante ilin videblaj. Tio sufiĉas por ili, eĉ se estas nenio pli”, bedaŭras la dokument-filmistino. Ja koncerne agojn, la bilanco restas magra. Jes ja, la solvado de la identeco-problemoj de kelkaj familioj, precipe la nomadoj en la oriento de la lando, estis faciligita. Socialaj loĝejoj estis atribuataj al romaoj, la dialogo pliboniĝis inter la registaro kaj la asocioj. Sed la soci-ekonomiaj progresoj estas malrapidaj, aŭ eĉ ne ekzistas.

*  Ŝi estas interalie kunaŭtoro de “Buçuk”, realigita en 2010.

En sia oficejo, kune kun siaj du asistantinoj, la doktorino Didem Evci implice tion konfesas: la esplorcentro pri la romaa kulturo, kiun ŝi direktoras, estas malplena konko. Tiu instituto, kreita de s-ro Erdogan, naskis esperojn sed montras neniun konkretan rezulton post tri jaroj da ekzisto. “Estas nomo kaj kelkaj paperoj”, diras dungitino de la universitato Adnan-Menderes en Aydin, kie la instituto loĝas. Ayhan Kaya, esploristo en la universitato Bilgi de Istanbulo, ne kredas je la sincereco de s-ro Erdogan pri tiu dosiero: “Sen la perspektivo de alproksimiĝo kun la Eŭropa Unio, ili neniam troviĝus en la programo de Erdogan, kvankam ili estas islamanoj.”

La deziroj eniri politikon grandiĝas

Ankoraŭ pli malbone, la programoj de urborenovigo malfortigas la romaajn loĝantarojn. Pro sia stato malfavora al la sano kaj pro seismo-risko, kelkfoje troigita de la aŭtoritatuloj, la romaaj kvartaloj de la urbocentro estas privilegiita celo de vasta plano lanĉita en 2012. Neniu kontestas la neceson agi. Sed la asocioj publike mallaŭdas la plenpovon de la lokaj regantoj kaj la ruinigajn efikojn de la relokado, plej ofte malproksime de la renovigitaj kvartaloj. La trudita migrado interrompas lernejan kurson, perdigas dungojn, kaj “povas havi negativan efikon al la socia kohereco de la komunumo”, bedaŭras la Eŭropa Centro por la rajtoj de la romaoj*.

*  European Roma Rights Centre, “Turkey: Country profile 2011-2012”, Budapeŝto, aprilo 2013.

En 2005, la Istanbula municipo kaj la registaro decidis renovigi Sulukule, la historian kvartalon, preskaŭ miljaraĝan, de la romaoj, situantan en la urbocentro. Ĉirkaŭ tri mil kvincent loĝantoj estis devigitaj vendi sian terenon por esti relokataj kvardek kilometrojn for de tie. Sed la luprezoj pli altaj, kaj la prezo de la transporto por daŭrigi sian laboron en Istanbulo rapide devigis multajn familiojn reveni vivi en Sulukule, en pli mizeraj kondiĉoj. “Ni ne ĉesis klarigi la problemon al la registaro, sed tiu nenion volis aŭdi, ĉar ĝi ne plu volis romaojn ĉi tie” malĝojas s-ro Hacer Fogo, de la Eŭropa Centro por la rajtoj de la romaoj, kiu, ankoraŭ nun, daŭrigas persekutojn ĉe tribunaloj por ricevi kompensojn.

Malriĉiĝo povus subfosi la bonefikon de la oficialaj agnosko-paroladoj. En septembro 2013, juna romao perdis sian vivon en Bursa, la kvara urbo de la lando, okaze de najbaraj perfortaĵoj aperintaj post la transloĝigo de romaoj, kies kvartalo estis renovigata. Pridemandita de la Parlamento, la urbestro abrupte (malmilde) akuzis: “Plej granda parto de la romaoj (...) vivas per ŝtelado, finegoco de drogo kaj agresoj”. La dek tri romaaj infanoj de tiu kvartalo estis akceptitaj en aparta klaso en la bazlernejo*.

*  Hürriyet Daily News, Istanbulo, 25-a de septembro 2013.

La entuziasmon do iom post iom anstataŭas maltrankvilo kaj senpacienco. “Dum la elektoperiodoj, homoj venas kaj faras promesojn por ricevi niajn voĉojn; alitempe, ni estas nevideblaj” , malkontentas s-ro Turnali. Sed la refleksoj ŝanĝiĝas, kaj la deziroj eniri en politikon kreskas inter la asociaj agantoj. La juna kadrulo konsideras kandidatiĝi okaze de la parlamentaj elektoj, kiuj okazos ĉi-jare: “Estas neniu romaa reprezentanto nun. Mi estos la unua, inch Allah!”*.

*  En la araba: “Se Dio volas” - jmc -.

Marie CHAMBRIAL & Erwan MANAC’H


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Konkuranto por la usona tradicia partnero

Aŭstralio, logata de Ĉinujo

Artikol-serio: La granda ludo de la aliancoj

Kiel eĥo al la zorgoj de la landoj de sud-orienta azio skuataj de la ekonomiaj kaj teritoriaj ambicioj de Pekino, Aŭstralio ŝajnas plenumi sian rolon de leŭtenanto, kadre de la usona strategio de reekvilibrado al la Pacifiko. Tamen, ties ekonomia integrado en la regiono malkovras politikon multe pli ambiguan, kun deziro de emancipiĝo kaj fascino rilate al Ĉinujo.

La 15-an de novembro 2014, okaze de la kunveno de la G20 en Brisbano, la prezidanto Barack Obama kunvenigis siajn japanan kaj aŭstralian samrangulojn. Tiuj neformalaj diskutoj kun s-roj Abe Shinzo kaj Anthony Abott koncentriĝis al la defendaj problemoj. La du viroj estas la apogkolonoj de la usona sekurec-sistemo en la okcidenta Pacifiko, kiu ankaŭ enhavas Tajvanon kaj Sud-Koreujon. Ili kundividas la saman zorgon koncerne la landliman premon de Ĉinujo al siaj najbaroj.

Oni konas la pozicion de Tokio rilate al Pekino: temas pri malkonfido, kiun la ripetaj streĉoj pri la Senkaku/Diaoyu- insuloj kontribuas firmigi, malgraŭ la kreskantaj ligoj inter la ekonomioj de ambaŭ potencaj landoj de orienta Azio. La pozicio de Kanbero, malpli komentita en Eŭropo, atestas pri sendifekta subteno al Vaŝingtono, al kiu ĝin ligas armea pakto jam sesdek-tri-jara.

Unu el la plej vastaj usonaj eksterlandaj bazoj pri persatelita informkaptado troviĝas en la centro de Aŭstralio — ĉe Pine Gap, apud Alice Springs. La aŭstralianoj, integritaj en la tutmonda aŭd- kaj kaptad-sistemo de Usona armeo, senmurmure sekvis Usonon tra ĝiaj plej diskutataj lastaj ekspedicioj, de Irako ĝis Afganujo. Kun defendo-buĝeto kreskanta je 6% en 2015*, la lando planas repotencigon de sia mararmeo, kaj ĝi ankoraŭ plifortigis tiujn ligilojn subskribante, la 12-an de aŭgusto 2014, novan interkonsenton kun Usono por la lokado de dumil kvincent usonaj soldatoj sur la Darwin-bazo, norde de Aŭstralio. Fine, neniu forgesas, ke, la 17-an de novembro 2011, s-ro Obama ja antaŭ la aŭstralia Parlamento oficiale anoncis la starigon de la tiel nomata “pivoto-strategio”, tio estas la reekvilibrado al Azio de la usona ĉeesto*.

*  Zachary Keck, “Australia boosts defense spending 6.1%”, The Diplomat, 1-a de majo 2014, http://thediplomat.com.
*  “Remarks by president Obama to the Australian Parliament”, Blanka Domo, Vaŝingtono, DC, 17-a de novembro 2011.

Malgraŭ tio, la rilatoj montriĝas tre malvarmaj inter la tre konservativa s-ro Abbott, elektita en 2013, kiu kontestas la klimatan varmiĝon kaj la neceson haltigi tion, kaj s-ro Obama, kiu faris el tio forta ero de sia politiko. De la 17-a ĝis 19-a de novembro 2014, tuj post la G20-kunveno de Brisbano, la aŭstralia prezidanto kaptante la okazon de la vizito de la ĉina prezidanto s-ro Xi Jinping, faris neniam antaŭe viditan alproksimiĝon kun Ĉinujo, intence sin liberigante tiel de la avertoj, tamen nekutime solenaj, de sia usona samrangulo.

Antaŭ ol forlasi Brisbanon, s-ro Obama siamaniere resumis la situacion en Pacifiko: “La demando estas la sekva: kiu el tiuj du estos la estonto de la Pacifik-Azio en la venonta jarcento? Ĉu ni iros al pli da integrado, justeco kaj paco, aŭ al malordo kaj konflikto? Jen niaj elekteblecoj: konflikto aŭ kunlaboro? Subpremo aŭ libereco*?” Tiu fendiga diskurso memorigas en impresa maniero la faman alternativon inter la “vivmanieroj” establitan de la Truman-doktrino* aŭrore de la Malvarma Milito. Ĝi markis la aŭstralian gazetaron, dum s-ro Abbott malkaŝe ignoris ĝin, varme celebrante la ĉin-aŭstralian partnerecon.

*  Lenore Taylor, “G20: Barack Obama uses visit to reassert US influence in Asia Pacific”, The Guardian, Londono, 15-a de novembro 2014.
*  En sia parolado antaŭ la Kongreso de Usono la 12-an de marto 1947, la prezidanto Harry Truman prezentiĝis kiel ĉampiono de la “libera mondo”, kun dupolusa konceptado de la internaciaj rilatoj.

La vizito de la ĉina prezidanto, kiu koncentris la atenton de la tuta lando, estis okazo por fortigi la duflankajn ligilojn, aparte markitajn de la subskribo, la 19-an de novembro, de vasta libermerkata interkonsento* kaj de la inaŭguro de la unua forumo de la regionaj registarestroj de ambaŭ landoj.

*  Evento, kiu eklipsis en la aŭstralia gazetaro la ŝtatestran viziton de s-ro François Hollande, samtage okazintan.
Al la komerca prospero

SINJORO Xi Jinping profunde konas Aŭstralion, kies diversajn ŝtatojn li vizitis antaŭ lia aliro al la plej alta posteno de Ĉinujo, en marto 2013. Lian viziton taksis ege pozitive la aŭstralia gazetaro, kiu memoris la “du dezirojn” formulitajn okaze de lia parolado — tre aplaŭdata — antaŭ la Parlamento: “La unua estas duobligi la enspezon de ĉiu loĝanto antaŭ la jaro 2020. (...) La dua estas transformi Ĉinujon en socialisman landon, prosperan, demokratian, kulture evoluintan kaj harmonian antaŭ la mezo de la jarcento*.”

*  Parolado antaŭ la aŭstralia Parlamento, 17-a de novembro 2014.

Nur la Verduloj, fare de sia gvidantino la senatanino Christine Milne, aŭdacis pridemandi s-ron Xi Jinping pri la situacio en Hongkongo kaj pri la ĉinaj politikaj malliberuloj. S-ro Abbott mem elvokis la “brilan sunon” de la Kanbero-Pekinaj rilatoj.

Aŭdiĝis tamen kelkaj kritikoj. Laŭ Hugh White, profesoro ĉe la Centro por Strategio- kaj Defendo-Studoj de la aŭstralia nacia Universitato, la politiko de s-ro Abbott danĝere rompas la ekvilibron, kiun Aŭstralio ĉiam kapablis konservi inter sia azia regiona enradikiĝo kaj sia okcidenta solidareco: “[S-ro Abbott] navigas senplane inter la du potenc-polusoj de la regiono, unu tagon ĉe la flanko de Usono, la sekvantan tagon ĉe tiu de Ĉinujo, sen klara konscio pri sia fina celo. (...) Reale, ni ne povas permesi al ni submetiĝi je neniu el ili. La parolado de Obama montras, ke li havas neniun respondon por doni al la ĉinaj ambicioj, escepte de senkompromisa rezisto, sed sen potenco, kio estas la “pivoto-strategio” - kaj ni scias, ke tio ne funkcias. Xi montras siaflanke, ke la ĉina celo estas tute ekskludi Usonon el Azio, kaj tio ankaŭ ne funkcias por ni* Tamen, se tiu opinio ja bone priskribas la malfacilon por Aŭstralio ekvilibrigi siajn aliancojn en la azia sud-oriento kaj oriento, ĝi ŝajnas subtaksi la longdaŭrajn tendencojn de ĉin-aŭstralia alproksimiĝo, kiu, laŭ longa perspektivo kaj trans la tre paradoksa kazo de s-ro Abbott, ŝajnas destinita plifortiĝi.

*  Hugh White, “Abbott clueless on how to handle US and China”, The Sydney Morning Herald, 25-a de novembro 2014.

Deklarante, ke Kanbero ne aliris Ĉinujon “kiel kontraŭulon”, la lasta “Blanka Libro” (Oficiala Dokumentaro) de la aŭstralia Defendo, publikigita en 2013, jam estis tre malsama de tiu de 2010, sufiĉe agresema rilate Pekinon. La venonta eldono de tiu dokumento, planita por 2015, verŝajne ne revenos al la tono de 2010. Eble troviĝos en ĝi la termino “Hindo-Pacifika”, kiu tradukas la strebon de Aŭstralio plilarĝigi kaj reekvilibrigi sian geopolitikan agzonon, inkluzivante en ĝin la baratan partneron. Post la vizito de s-ro Abbott en Barato en septembro, la barata ĉefministro, s-ro Narendra Modi, oficiale restadis en Aŭstralio de la 16-a ĝis la 18-a de novembro, kaj li alparolis ambaŭ ĉambrojn de la Parlamento — historia unua fojo. Sed, spite al tiu strebo, kaj al la aŭstralia opono al la agresema marpolitiko de Pekino*, multaj analizistoj opinias, ke la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinujo kaj Aŭstralio travivas gravan ŝanĝon, des pli signifoplenan, ke tiu ĉi okazas sub registaro, kiu apriore ne estis antaŭinklina al tiom realisma politiko.

*  Kirk Spitzer, “Australia chooses sides — And it’s not with China”, Time, Nov-Jorko, 6-a de majo 2013.

La 21-an de oktobro 2014, kelkajn semajnojn antaŭ la kunveno de la G20, la aŭstralia politikistaro unuanime salutis la memoron de Gough Whitlam, ĵus forpasinta je aĝo de 98 jaroj. Hodiaŭ nekonata ekster sia lando, tiu labor-partiano, eksa registarestro, estis la unua aŭstralia gvidanto, kiu agnoskis la komunistan Ĉinujon en 1972. Tiu decido estis tiam ege kritikata. La tempo ŝanĝiĝis kaj Whitlam estas nun celebrata kiel viziulo. Ĉinujo fariĝis la unua komerca partnero de Aŭstralio. De la breditaj fiŝoj ĝis la fer-erco, la aŭstraliaj eksportaĵoj tre dependas de la evoluo de konsumo kaj investado de la azia giganto. En 2013, ili superis 100 miliardojn da aŭstraliaj dolaroj (68 miliardoj da eŭroj) kontraŭ nur 16 miliardoj al Usono; samtempe la importaĵoj de ĉinaj produktoj atingis 50 miliardojn da dolaroj (34 miliardoj da eŭroj)*.

*  Komuniko de la departemento pri eksterlandaj aferoj kaj komerco, 21-an de majo 2014.

Unu miliono da ĉindevenaj civitanoj vivas kaj laboras en Aŭstralio. Konsciaj pri la okazantaj regionaj transformoj kaj pri la nova interdependeco, kiun ili kreas inter ambaŭ landoj, iuj membroj de la aŭstralia elito pledas por “nova rigardo” al Ĉinujo. Laŭ s-ro Robert Hawke, eksa ĉefministro, “la azia politiko estas en plena transformiĝo. (...) Ni apenaŭ komencas mezuri la potencon kaj prosperon de Ĉinujo, kaj ankaŭ ĝiajn ambiciojn, kaj direkti saĝan rigardon al ĝia profunda identeco*.”

*  Parolado ĉe la Asia Pacific Forum de la Universitato de Queensland, 17-a de novembro 2014.
Kvazaŭ alta homo en homamaso

INSTITUTO pri la aŭstrali-ĉinaj rilatoj (Australia-China Retations Institute - ACRI) estis kreita en majo 2014, gvidata de eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Robert Carr. La vicdirektoro de la ACRI, D-ro James Laurenceson, resumas la problemojn de la duopo Pekino-Kanbero per tre konkretaj vortoj: “Kiajn oportunojn kaj defiojn kreos la transiro al la mezklaso de kvincent milionoj da ĉinoj ĝis 2021? Tiu historia evoluo havos enormajn konsekvencojn por Aŭstralio, de minejoj ĝis agrokulturo, sen forgesi la servojn*.”

*  Maggie Wang, “China economy specialist to set research agenda for new think tank”, UTS Newsroom, 1-a de aŭgusto 2014, http://newsroom.uts.edu.au.

La turismo-industrio jam agas kiel premgrupo al la registaro Abbott por konsiderinde kreskigi la nombron de vizoj donataj al ĉinaj civitanoj, cele ebligi al la naciaj grupoj profiti de la ofertitaj okazoj de la nova liberkomerca traktato. Tute ne certas, ke la usona pivot-strategio kapablos kontraŭstari la pli kaj pli kreskantan allogon de la ĉin-aŭstraliaj rilatoj, kaj tio malgraŭ ĉiuj kaŝitaj pensoj — realaj — rilate sekurecon.

Okaze de sia parolado antaŭ la aŭstralia Parlamento, precize tri jarojn post tiu de la pivot-strategio farita de s-ro Obama en la sama domo, s-ro Xi uzis metaforon, kiu impresegis: “Ĉinujo, li diris, estas kvazaŭ alta homo en homamaso. La aliaj nature sin demandas kiel la granda homo movos sin kaj agos*.” Aŭstralio, pli ol ĉiu alia, observas la fenomenon, kiu dominas per siaj kapo kaj ŝultroj la maltrankvilajn najbarojn. Sed multaj indikiloj ŝajnas montri ke, male al aliaj, ĝia rigardo al la “alta homo” estas ŝanĝiĝanta de malfida timo al fascinata scivolemo.

*  Parolado antaŭ la aŭstralia Parlamento, 17-a de novembro 2014.

Olivier Zajec


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Murdoj kontraŭ la gazetara libereco

La 7-an de januaro 2015 okazis islamisma terorista atako kontraŭ la satira semajngazeto Charlie Hebdo en Parizo, farita de la fratoj Chérif kaj Said Kouachi. La desegnistoj Cabu, Charb, Honoré, Tignous kaj Wolinski, la psiĥanalizistino Elsa Cayat kaj la ekonomikisto Bernard Maris, kiuj en tiu tago kunvenis en redakta konferenco, la policano Franck Brinsolaro, la mastrumanto Frédéric Boisseau kaj la korektisto Mustapha Ourrad, Michel Renaud, gasto, kaj policisto, Ahmed Merabet, estis mortpafitaj de la agresintoj. Entute viktimiĝis dek du homoj mortigitaj kaj dek unu vunditaj, inter ili kvar grave. La respondecon pri la atako deklaris Al-Kaido de la araba duoninsulo.

La kolektiva murdo okazinta merkredon la 7-an de januaro 2015 ĉe la sidejo de Charlie Hebdo celis mortigi ĵurnalistojn kaj desegnistojn pro iliaj opinioj. Ĝi funebrigas la defendantojn de esprim-libereco kaj paralizas pro teruro la tutan francan socion. La teamo de la Monde diplomatique prezentas al la familioj de la viktimoj kaj al iliaj amikoj siajn kondolencojn, kaj certigas al ili pri sia solidareco.

Tiu ĵus plenumita murdo kontribuas al streĉiĝo- kaj timo-strategioj, kies elementoj estas, ve, bone konataj: pseŭdo-religiaj fanatikismoj, alvokoj al “civilizo-ŝoko”, iom-post-ioma redukto de la publikaj liberecoj, sub la preteksto, iluzia, garantii la sekurecon de ĉiuj kaj gajni la “militon kontraŭ terorismo”.

Komenciĝis kerna batalo. Ĝia celo estas la difino de la francaj fendolinioj. Katastrof-semantoj deziras enradikigi en Eŭropon disdividon, kiu kontraŭstarigas la diversajn partojn de la loĝantaro inter si, difinitajn laŭ sia origino, kulturo, religio. Ni ĉion faros, male, por ke kuniĝu ĉiuj subtenantoj de emancipita socio, solidara kaj ĝoja, por kiu ankaŭ la ĵurnalistoj kaj desegnistoj de Charlie-Hebdo luktis.

La redaktejo de Le Monde diplomatique.

Reago de la PCF

Per la sekva ligilo legeblas la reago de la Franca Komunista Partio (PCF): http://mas-eo.org/spip.php?article559 -vl


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ŝtato deziras bonan jaron al la “Monde diplomatique”

KELKAJN tagojn antaŭ la julfesto, la ŝtato decidis, ke nia gazeto ne ĝuos la strategian fonduson por disvolvado de la gazetaro por la jaro 2014. Tiu helpo, kiu atingis en 2013 la grandegan sumon de ... 18.611 eŭroj, celas favori la internacian disradiadon de francaj publikigaĵoj. Tia celo ŝajnis tamen perfekte tajlorita por Le Monde diplomatique, kiu faras proksimume kvinonon de siaj vendoj eksterlande kaj disvastigas tra la mondo kvardek sep eldonojn en dudek ok lingvoj.

Ne eblas alie ol kredi, ke la ministrejo pri kulturo kaj pri komunikado kovras nian gazeton per aparta tenero. En 2012, Le Monde diplomatique rangis je la 178-a pozicio el la ducent plej helpataj gazetoj. Multe post Télécâble Satellite Hebdo (27-a), Closer (91-a) aŭ Le Journal de Mickey (93-a), dum la helpoj al la gazetaro pretendas kuraĝigi la “liberan komunikadon de la pensoj kaj de la opinioj” kaj “klerigi la civitanon”. En 2013, ni malaperis el la listo, dum L’Opinion, la duonoficiala ĵurnalo de la “Movado de la entreprenoj de Francujo” (Medef), lanĉita per la mono de s-ro Bernard Arnault, la plej granda riĉaĵo de Francujo, ja eniris tiun liston. En 2014, la ŝtato do trovis la rimedon por amputi la magran restaĵon de la helpoj, kiujn nia gazeto ankoraŭ ricevis.

Inter ili troviĝas la poŝtaj tarifoj specifaj por la gazetaro. Antaŭ tie, ĉio ŝajnas esti farita por ke ni restu sensuspektaj pri misuzo de publikaj helpoj. Efektive, la ŝtato kompensas plej larĝanime la poŝtan sendadon de politikaj kaj ĝeneralaj informgazetoj, kondiĉe ke ili estu ĉiutagaj aŭ maksimume ... semajnaj. Domaĝe por nia monatulo. Lastan decembron, la abonintoj de Le Point kaj de Les Échos [ambaŭ semajngazetoj] povis aprezi la efikon de tiu kriterio de periodeco, ĉar ili malkovris en siaj leterkestoj kun siaj favorataj gazetoj pezajn suplementojn kun reklamo, kiuj svarmas en tiu tempo de festoj. En la plasta filmo, kiu entenas la gazeton Les Echos, la giganta kajero Limigita serio de iomete pli ol funto (525 gramoj precize) plena de reklampaĝoj havis krome kelkajn artikolojn, kaj ĉio sendita de la poŝto je tarifo malaltega sed kompensata de la ŝtato. La gazeto Le Point kun sia suplemento en brila papero “Speciala[-n eldonon] donacoj” Koloroj de festoj de 372 gramoj kun mizera ĉefartikolo, sed kun 155 paĝoj da reklamo venis en la leterkestojn koste de la impostpaganto, ĉiam nome de la “libera komunikado de pensoj kaj de opinioj”.

Tiu kriterio de periodeco akrigos siajn efikojn en 2015. Por Les Echos, Le Point kaj iliaj reklamanoncistoj, la poŝtaj tarifaltigoj limiĝos je 4,9 elcentoj. Por Le Monde diplomatique ili estos 8,8 elcentoj.

Nia gazeto ĉerpas sian forton nur el du fontoj: sia eldona projekto kaj siaj legantoj. Ni do direktas nin al tiuj ĉi. La donaco impostmalaltiga restas la plej bona rimedo por devigi la ŝtaton korekti, malgraŭvole, la karikaturecan malmoralaĵon de sia helpsistemo al la gazetaro.

La redaktejo de Le Monde diplomatique.

Aldona rimarko por la Esperantaj legantoj

Ĉar sumoj de mondonacoj al la gazeto povas esti deduktitaj de la imposto verŝajne nur por gazeto en la lando, en kiu vi pagas impostojn, tia mondonaco imposte utilas al vi ‒ depende de la impost-leĝaro de via lando ‒ verŝajne nur, se vi donacas ĝin al la eldono de Le Monde diplomatique aperanta en via lando. Se vi intencas donaci iom gravan sumon, tiam mi tamen proponas sendi leteron al la redaktejo de vialanda Le Monde diplomatique kun la peto transkontigi la koncernan sumon al la pariza skipo ... kiu ja faras la grandegan laboron de esplorado kaj analizado.

Se la impost-leĝaro de via lando ne favoras gazetojn, aŭ se pro ia kialo ne eblas donaci monon al vialanda Le Monde diplomatique, tiam kompreneble restas ankaŭ la ebleco aliĝi al la asocio “Amikoj de Le Monde diplomatique” en via regiono kaj donaci sumon al ĝi.

Alia ebleco ‒ kaj verŝajne ĉiurilate plej taŭga ‒ konsistas en mondonaco al la Esperanta speco de “Amikoj de Le Monde diplomatique”, kiu estas la Monda Asembleo Socia (MAS). Ĉu vi por tio ricevas malaltigon de viaj impostoj, tio ankaŭ dependas de la impostleĝo de via lando, se vi deklaras la donacon kiel donacon al Esperanto. Se vi transkontigas monon por Le Monde diplomatique al MAS, tiam menciu, en la kialo de la transkontigo, “por Le Monde diplomatique”. Tiam ni, fine de ĉiu jaro, transkontigos tiujn sumojn al la ja meritplena pariza skipo.

La konto de la MAS ĉe la Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas:

MASX-I

Vilhelmo LUTERMANO.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Aŭtomobilo: La japana modelo elprovata

La barata laborista junularo defias Suzuki

Por allogi la investistojn en Barato, la ĉefministro Narendra Modi proponas kreskigi flekseblon de la laboro. Kiel montras la impona striko de 2011-2012 ĉe Maruti Suzuki, la afero ne estas tute decidita. Solidareco inter provizoraj kaj statusaj laboristoj, sindikata renoviĝo: la junaj laboristoj rezistas kaj renversas la tradician agad-manieron de la lukto en fabriko.

Sesaranga produktanto en la mondo, kun du milionoj da veturiloj konstruitaj en 2013*, Barato esperas atingi la kvaran lokon ĝis 2016. La laborreformo prezentita en oktobro 2014 de la nova ĉefministro Narendra Modi celas favori revenon de la kresko, kiun spertis la sektoro en la 2000-aj jaroj (meze 8% jare). Ĝi implicas la malpliigon de la labor-inspektadoj, la “simpligon” de kelkaj leĝoj, la plilongigon de la lernado-daŭro, samtempe instigante la sisteman uzon de senstatusa, do malpli pagita, laboristaro*. Ĉi tiuj disponoj estas parte destinitaj allogi eksterlandajn investistojn, dum la registara kampanjo “made in India” kulminas. Ili verŝajne pligravigos la flekseblon kaj sensekurecigon, kiu trafas industri-laboristaron de pluraj jaroj kaj kiu naskis en la laborista junularo novajn praktikojn kaj aspirojn. La konflikto, kiu ŝancelis la aŭto-konstruiston Maruti Suzuki en 2011 kaj 2012, kie mobiliziĝo persistas malgraŭ severa subpremo, estas daŭre ekzempla.

*  Statistiko de la Internacia Organizo de la aŭtomobilaj konstruistoj, www.oica.net.
*  Vd “Shramev Jayate: Modi govt plucks some key low-hanging fruit for labour reforms”, The Indian Express, Nov-Delhio, 17-a de oktobro 2014.

La industria zono de Manesar, kiu aperis ĉe la ŝanĝo de la jarmilo, etendiĝas rande de la aŭtoŝoseo liganta Nov-Delhion kaj Ĝajpuron, kiun oni uzas en nebulo de polvo kaj poluaĵoj, dum la kolektivaj motoraj rickshaw (triradaj motorcikloj) penas malfermi sian vojon meze de gigantaj kamionoj. Inter MacDonald’s-restoracio kaj virga tereno kun flaviĝinta herbo, altaj reklampaneloj anoncas baldaŭan aperon de apartamentaro - “lukso, kvieto kaj sereno”. Post kiam oni transpasis la novan urbon Gurgaon, ekonomian pulmon de Nov-Delhio kie staras unu apud la alia komercaj centroj, telefonvok-centroj, privataj loĝejoj, teksaĵo-fabrikoj kaj laboristaj amasloĝejoj, skribpanelo avertas: “Bonvenon en la modela industria zono”. En tiu rektlinia kaj senanima urboparto de Manesar ja troviĝas la novaj fabrikoj de Maruti Suzuki.

Naskiĝinta sur la ruinoj de la ŝtata entrepreno Maruti Motors Limited, kreaĵo de la filo de la ĉefministrino Indira Gandhi,la societo en 1981 prenas la formon de kunentrepreno kun la japana Suzuki Motor, eksterlanda societo pionira sur la barata grundo. El tiu publik-privata partnereco naskiĝas la unua fabriko en Gurgaon, kie oni muntas la faman Maruti 800, etan urban aŭton kun angulaj formoj. Ĝuante kvazaŭ-monopolan situacion, la firmao tiam ekas la “revolucion de la 4-radaj veturiloj”: ĝi surmerkatigas malmultekostajn veturilojn, akireblajn de la malsuperaj mezaj klasoj. Rapide la ŝoseoj pleniĝas je Maruti-aŭtoj, simbolo de la moderna Barato. Dum la 1990-aj jaroj, jardeko de la liberaligo de ekonomio, la ŝtato iom-post-iom foriras ĝis kompleta privatigo en 2007, profite al Suzuki, kiu posedas 54,2% de la kapitalo. Tiun jaron estas konstruitaj en Manesar kromaj muntoĉenoj, planitaj por fariĝi la plej bona fabriko de la grupo.

Jam en la 1980-aj jaroj, la unuan fojon en la barata industri-mondo, la mastrumo de Maruti Suzuki enkondukas la “labor-kulturon” tra akurateco, respekto de liverdatoj, sukces-spirito. La direkcio aplikas “tojotismon”, hommastruman recepton de la japana giganto Toyota. Tempkontroliloj estas instalataj ĉe la enirejoj “eĉ por la direktoroj”, precizigas s-ro R.C. Bhargava, prezidanto de la Maruti-grupo kaj aŭtoro de libro ĝin laŭdanta*. La laboristoj alvenas 15 minutojn pli frue por devigaj gimnastikaj ekzercoj. Laŭ la fama principo kaizen (en la japana: daŭra plibonigo) ellaborita en Japanujo, kunvenoj por kolektiva stimulado, la “kvalito-rondoj”, nun disvastigitaj tra la tuta aŭto-mondo, instigas la dungitojn proponi tion, kio povus plibonigi la produktivecon. Tiuj, kiuj plej partoprenas en tio gajnas la privilegion tagmanĝi kun la mastro. Ununura sindikato estas tolerata en la entrepreno: la Maruti Udyog Kamgar Union (MUKU), relajso de la direkcio instalita sur la historia loko Gurgaon. La fabriko de Manesar ne disponas pri delegito.

*  R. C. Bhargava, kun Seetha, The Maruti Story. How a Public Sector Company Put India on Wheels, HarperCollins, Nov-Delhio, 2010.

Funkciantaj de 2007, la novaj fabrikoj estas konstruitaj “laŭ la modelo de tiu de Kosai, en Japanujo, cele instali tie altnivelan aŭtomatecon kaj apliki la plej bonajn praktikojn de Maruti Suzuki”, orgojle diras s-ro Bhargava. Venintaj el la najbaraj ĉirkaŭaj vilaĝoj — multaj provizoraj laboristoj reiras tien por la rikoltoj-, la ĉirkaŭ kvar mil laboristoj laboras ses tagojn el sep, ok kaj duono horojn tage, sen kalkuli la longan busveturon kaj la devigan pli fruan kvaron-horon. Kiel rakontas s-roj Sateesh Kumar kaj Kushi Ram, eksigitaj en aŭgusto 2012, “por filoj de kamparanoj, estis prestiĝe labori ĉe Maruti. Sed oni rapide seniluziiĝis. Sur la muntad-ĉeno la premo estas konstanta. Ni disponas pri kvardek sekundoj por ĉiu aŭto por plenumi niajn inspekto-kontrolojn. Ili kredas nin robotoj! Se la kolego ne akurate venas por preni sian vicon, ni devas daŭrigi, kaj ni ne estas pagitaj por la kroma labortempo”.

La dungitoj rifuzas aliĝi al la “oficiala” sindikato

La laboristoj scias, ke iliaj salajroj ne atingas — eĉ malproksime — tiujn de la ĉefa fabriko de Gurgaon, kie la konstantaj laboristoj (malplimulto) gajnas proksimume 30 000 rupiojn monate (350 eŭrojn), sumo, kiu igas ilin la aristokratoj de la laborista klaso”. En Manesar, la fiksa parto de la salajroj antaŭ 2012 estis nur 5 000 rupioj (58 eŭroj), kaj tuta salajro estis mezume 8 000 rupioj (85 eŭroj) por senstatusa kaj 17 000 rupioj (200 eŭroj) por statusa (konstanta) laboristo.

Kelkaj minutoj da malfruo, kaj la direkcio forprenas la duonon de la taga salajro; senaverta foresto pro familia urĝo, kaj preskaŭ la tuta varia parto de la salajro malaperas. “La eraroj estas registritaj en averto-leteroj. Se vi havas du aŭ tri da ili, vi ne povos fariĝi statusa laboristo”, rakontas s-ro Bouddhi Prakash, laboristo ĉe Suzuki Powertrain, kiu produktas dizelajn motorojn kaj transmisiajn pecojn. La intensigo de la laboro kaj la diferencoj inter statusaj kaj nestatusaj laboristoj estas la kerno de la konflikto, kiu eksplodas en 2011. En junio, kiam Maruti Suzuki anoncas la statusigon de nur duono de la laboristaro de Manesar, la laboristoj deponas ĉe la loka administracio peton por registri sendependan sindikaton. La morgaŭon, la direkcio urĝigas la dungitojn subskribi deklaron pri sia aliĝo al la oficiala sindikato. Nur 10% obeas la ordonon, aliaj komencas sid-manifestacion. Jen komenco de la movado.

“Kiam ni alvenis, ni ĉiuj venis el la samaj teknikaj lernejoj. Ni estis metilernantoj kune en la fabriko, fortaj amikecligoj kreiĝis. Subite, kelkaj fariĝis statusaj, aliaj restis senstatusaj, por la sama laboro kaj duonaj salajroj”, atestas s-roj Kumar kaj Ram. Krom la salajro-diferencoj, la senstatutaj laboristoj ne rajtas uzi la busojn de la firmao nek ricevi la Diwali-premion (lumo-festo, komparebla al Kristnaska festo en Okcidento). Venintaj el malriĉaj kamparaj familioj multaj el tiuj 20-25-jaraj junuloj havas miksitajn sentojn de envio kaj ribelo rilate al la vivmaniero de la urbaj kaj komercaj centroj de Gurgaon, kiun ili ne povas aliri. S-ino Ranjana Padhi, membro de la neregistara organizaĵo People’s Union for Democratic Rights (PUDR) analizas la mobiliziĝon kiel “rezulton de forta konsciiĝo pri tio, kion signifas ekspluatado, en kunteksto kie provizoreco kaj necerteco fariĝas normo, dum 80% de la laborforto estis stabila en la 1980-aj jaroj. Tio naskis tiun ĝis nun ne viditan solidarecon inter statusaj kaj nestatusaj laboristoj”. La unueco estis rezulto de la okupado de la fabriko, malofta agadmetodo en Manesar, kie oni kutime ariĝas antaŭ la kradoj de la loko, sen eniri ĝin.

Post pluraj ekstrikoj kaj kelkaj “strikoj per troa diligenteco”, la direkcio decidis fermi la fabrikon (lock out) dum tridek tagoj, pro motivo de kontraŭleĝa striko, kun devigo subskribi promeson pri bona konduto por reeniri la fabrikon. Kvankam la sindikatoj estas laŭleĝaj de 1927, striko-rajto ne ekzistas en Barato, kiu ne ratifis la Konvencion de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) pri kolektiva intertraktado. Post naŭmonata lukto, la laboristoj ricevas en marto 2012 la agnoskon pri sia sindikato, Maruti Suzuki Workers Union (MSWU). Ne okazis tia lukto de post la movado kontraŭ fleksebligo kaj sensekurecigo de 2005 ĉe la konstruisto de motorcikloj Hero Honda.

Tamen, ĉar la direkcio daŭre preteratentas la plendojn, streĉo kreskas la 18-an de julio 2012, kiam ĉefo insulte traktas laboriston, aludante lian apartenon al la kasto de “netuŝebluloj” kaj provizore forigas lin el la laborejo. La konflikto ampleksiĝas, Avnish Kumar Dev, ĝenerala direktoro de la personaro, mortas en la incendio de unu el la konstruaĵoj. Cent kvardek ok laboristoj estas arestitaj, inter kiuj la dek du reprezentantoj de la nova sindikato. La sekvantan monaton, la direkcio senaverte maldungas pli ol duonon de la dungitaro. “La barataj laboristoj ne estas murdistoj, komentas la specialisto pri la laboristaj movadoj Djallal Heuzé. Perforto estas uzata kiam oni ne plu povas sin esprimi per aliaj rimedoj, kiam la maljustec-sento estas tiom forta, ke ĉio eksplodas.”

Post la enprizonigo de la dek du sindikatistoj, provizora komitato estas starigita por subteni ilin kaj daŭrigi la laboron de aŭtonoma sindikatismo. La direkcio de Maruti Suzuki jes ja faris kelkajn koncesiojn. Ĝi favore respondis plurajn postulojn, ekzemple disponigis busojn por la nestatusaj laboristoj, altigis iliajn salajrojn je 25%, kaj tiujn de la statusaj je 75%. Ĉefe, ĝi anoncis la iompostioman forlason de la sistemo de subkontrakte dungitaj laboristoj, kiun ĝi anstataŭos per senpera dungado de portempaj laboristoj. Tiuj “forĵeteblaj” laboristoj estas iom pli bone pagitaj ol la nestatusaj (subkontraktaj), kun 12 000 rupioj (140 eŭroj) monate, sed ili estas maldungitaj post 7 monatoj kaj anstataŭataj de aliaj. Ili venas el pli foraj regionoj, por eviti la kontaktojn kun la maldungitoj kaj solidarecon inter samvilaĝanoj.

Ĉe la printempo 2013, la japana kompanio reorganizis la baratan direkcion kaj trudis du el siaj uloj — unu vicadministranton kaj unu konsilanton pri mastrumo de la personaro. “En Japanujo ne okazis striko dum la kvindek ok lastaj jaroj. La ideo estas importi la metodojn por mastrumo de personaro el Japanujo en Baraton”, atestas kadrulo en la ekonomia gazeto Mint*. Por Suzuki, la demando estas gravega: la internacia kompanio vetas je Azio, kaj la barata fabriko estas la plej profita el ĉiuj ĝiaj filioj. Ekonomia pulmo de la regiono, nemalhavebla por la subtraktantaj firmaoj, kiuj laborigas ĉirkaŭ tridek mil laboristojn en la popolaj kvartaloj kaj la ladurboj de Gurgaon, Maruti Suzuki scipovas uzi sian influpovon ĉe la lokaj regantoj de la ŝtato Haryano. Ĝi plurfoje levis la minacon de delokado, pretendante, ke ĝi ricevis allogajn proponojn de aliaj barataj ŝtatoj. Tial la regiona registaro uzis perfortan metodon.

*  Amrit Raj, “Maruti’s Manesar fallout: A management shuffle”, Mint, Nov-Delhio, 9-a de aprilo 2013.
Sankta unuiĝo inter la justico, la ŝtato kaj la internacia kompanio

Mil policistoj senditaj de la loka administracio estas konstante enpostenitaj en la fabriko de Manesar kaj interne de la busoj. Novaj kameraoj estis instalitaj. Ĝis nun, la cent kvardek ok laboristoj, akuzataj pri murdo, ne ricevis provizoran liberiĝon, kiu estas ordinare donita post kelkaj monatoj da mallibero. “La incidento trafis la reputacion de Barato en la mondo. La eksterlandaj investantoj timas investi siajn kapitalojn en Barato, pro timo de la laborista agitado”, jen kion oni povas legi en la teksto de la juĝo de la Alta Kortumo en Panĝabujo, kie la proceso estis delokita.

Malgraŭ tiu sankta unuiĝo inter justico, ŝtato kaj la internacia kompanio, la laborista junularo ne forlasas sian postulon por aŭtonomaj reprezentaj organoj, sendependaj de la grandaj sindikataj centraloj. Unua konfederacio fondita en 1920, la All India Trade Union Congress (Aituc), ligita al la barata komunista partio, longtempe estis la plej influa en la industri-zono Gurgaon-Manesar. “Ĝi estas tre instituciigita kaj for de la homoj: ĝiaj gvidantoj estas angloparolantaj aŭtoritatuloj, kiuj lernis kiel solvi konfliktojn antaŭ tribunalo”, klarigas Heuzé. Kun la ekonomia liberaligo kaj la alveno de eksterlandaj entreprenoj, la konfederaciaj sindikatoj restis ĉefe en la Publika Funkcio kaj en kelkaj ŝtataj entreprenoj. Malfortaj en la privata sektoro, ili tie reprezentas nur la statusajn laboristojn, forlasinte la subkontraktajn laboristojn, kiuj de nun estas la plimulto de la dungitaro. Post provo aliĝi al la Aituc, “la laboristoj decidis agi sen ĝia permeso”, klarigas s-ro Nayan Jyoti, studento, sindikatisto kaj membro de la organizo Krantikari Naujawan Sabha. Ili starigis sesiojn de memformado kaj propran decidmanieron, por esti reprezentataj de laboristoj de sia fabriko prefere ol de eksteraj kadruloj. Sukcesa mobilizado: en aprilo 2014 la sendependa sindikato MSWU estis elektita en ambaŭ fabrikoj, Manesar kaj Gurgaon.

Naïké DESQUESNES


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Britio ne revenos al la kutima aferstato

La surprizaj politikoj de Ukip

Post la aliĝo al Ukip de du el siaj deputitoj, David Cameron maltrankvilas. Povus esti ke Ukip gajnos tiom, kiom 20% de la voĉdonoj en la brita ĝenerala balotado de majo 2015, kvankam tio ne gajnos al ĝi 20% de la parlamentaj deputitoj. Ĝiaj vidpunktoj estas eksterordinara miksamaso de laborklasa popolismo kaj novliberalisma ekonomiko.

Fantomo hantas en la politika elito de Britio: Ukip. En la eŭropa elektado de majo 2014, ĉi tiu insurekcia partio de dekstrula popolismo humilige venkis ĉiujn grandajn partiojn, ne nur la regantajn konservativulojn kaj liberalajn demokratojn, sed ankaŭ la opozician Laboristan Partion. En la pasintaj cent jaroj, neniu partio krom la Laborista kaj la Konservativa atingis plimulton en nacia elektado. Nigel Farage, la gvidanto de Ukip, kiu kultivas publikan reputacion kiel bieremulo, senafekta parolanto, kaj popolamasulo, promesis “politikan tertremon”. Kaj li sukcesis, gajnante 27,5% de la voĉdonoj*.

*  Ukip gajnis 27,5% de la voĉdonoj kontraŭ 25,4% por la Laborista Partio kaj 23,9% por la Konservativuloj.

La Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Regno (United Kingdom Independence Party - Ukip) estas kompleksa politika fenomeno, malsama ol la Nacia Fronto de Francio kaj aliaj partioj de la ekstrema dekstro en Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1993 de Alan Sked, centra-maldekstra universitatano, kun unusola celo: kampanji por ke Britio eliru el la Eŭropa Unio. La kontraŭstaro pri la eŭropa projekto neniam limiĝis al la radikala dekstrularo en Britio. La Konservativa registaro de Edward Heath kondukis la landon en la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK) en 1973. Margaret Thatcher, ministro tiutempe, kampanjis favore al la aliĝo de Britio. La maldekstruloj de la Laborista Partio laŭte kontraŭis al la iniciato, kredante ke la EEK estis institucio de la Malvarma Milito por konservi kapitalismajn ideojn en la leĝo kaj malhelpi socialismajn aspirojn kiel la ŝtatigo kaj laborsindikata aktivismo. Post kiam la Laborista Partio gajnis la elektadon de 1974, ĝi estis devigita proponi referendumon dum kiu altrangaj figuroj de la partio, inter ili Tony Benn, standardisto de la maldekstrularo, agitis favore al la retiriĝo. Kvankam la publiko definitive subtenis membriĝon en la EEK, maldekstrismaj oponantoj de la Komunumo poste atingis plimulton en la Laborista Partio kaj, en sia manifesto por la elektado de 1983, la partio proponis ke Britio eliru.

Margaret Thatcher gajnis la elektadon. La postsekvoj de taĉerismo ŝanĝis multon kaj klarigas la motivojn de la nunaj gvidantoj de Ukip. En la Britio de la 1980aj jaroj, la rajtoj de laboristoj estis retropuŝitaj, rapida senindustriigo detruis laborklasajn komunumojn, kaj la sociala ŝtato estis sistemece eroziita. Por la laborsindikata movado kaj multaj maldekstruloj, ŝajnis kvazaŭ la sola espero de progresemaj leĝoj venas el Bruselo. Samtempe, tamen, la fervoruloj de taĉerismo laŭpaŝe rigardis la eŭropan projekton kiel minacon por siaj ambicioj. En la 1980aj jaroj, post kiam la Eŭropa Komisiono proponis komunuman ĉarton por garantii protektojn por laborsindikatoj, seksan egalecon kaj normojn pri sano kaj sekureco, Thatcher atakis ĝin kiel “socialisman ĉarton”. “Ni ne sukcese retropuŝis la limojn de la ŝtato”, ŝi deklaris en 1988, “nur por vidi ilin esti retrudataj je eŭropa nivelo fare de eŭropa superŝtato utiliganta novan superregadon de Bruselo.”

Nova faŭlto ekaperis ĉe la brita dekstrularo inter la subtenantoj de membriĝo en la EU unuflanke, kaj la eŭroskeptikuloj kiuj volis ĝisfundan retraktadon, aŭ eĉ kompletan eliron. En la 1990aj jaroj, la Konservativa ĉefministro John Major alfrontis kreskantan ribelon ene de sia partio fare de oponantoj de la Traktato de Mastriĥto kaj eŭropaj institucioj. Li estis inundita de ondo da disputado kiu kontribuis al la katastrofa malvenko de la Konservativa Partio en 1997 fare de la Laborista Partio - kiu nun firme favoris la EU-on - gvidata de Tony Blair.

Jen stranga afero. La obsedo de la Konservativuloj pri la EU kripligis iliajn perspektivojn tiel, ke ili ŝajnis esti destarigintaj sin de la zorgoj de la plimulto de britoj. Kiam David Cameron fariĝis la partiestro en 2005, li promesis procedon de modernigo kaj forlasis la obsedon pri aferoj kiel la EU favore al pli bonkora kaj kompata konservativismo. En la jaroj ĝis la ĝenerala balotado de 2010, s-ro Cameron kaj la Konservativuloj furoris en la opinisondoj, malkiel siaj antaŭuloj, la oponantoj de la Eŭropa Unio.

La ‘popola armeo’

Kiel povis esti ke Ukip, kun la EU kiel sia kerna demando, sukcesis fariĝi la tria forto en la brita politika sistemo, kaŭzante ekstreman malkomforton por la aliaj? Laŭ opinisondoj, la EU apenaŭ koncernas la ordinaran briton. Pli surprize, esploroj sugestas ke eĉ por 75% de la subtenantoj de Ukip, la EU ne estas inter iliaj tri plej gravaj politikaj zorgoj.

Ukip kreis por si la reputacion de partio kiu firme kontraŭas la establitan ordon kaj nomas sin la “popola armeo”. Sed Nigel Farage estis edukita ĉe Dulwich College, prestiĝa privata lernejo, kaj laboris en la financa kvartalo de Londono kiel makleristo de krudaĵoj. Oni emas kompari Ukip-on al puĵadismo*, sed mankas al ĝi la etburĝa bazo de la franca movado samnoma de la 1950aj jaroj. Laŭ ĉiuj esploroj de la merkatesplora firmao YouGov, la voĉdonantaro de Ukip estas la plej laborklasa el la kvar ĉefaj partioj.

*  El la franca poujadisme [puĵadismo], tiel nomata laŭ la “imposta popolisto” Pierre Poujade (1920-2003).

Estas frapanta politika disiĝo inter la gvidantaro kaj la voĉdonantoj de Ukip. La partio nomas sin “libervolisma” kaj ĝiaj politikoj estas firme novliberalismaj. En la pasinteco, Ukip konsideris eventualan unusolan impostprocenton egale por superbazaraj dungitoj kaj miliarduloj. Kvankam ĝi jam retiriĝis de tio, ĝi ankoraŭ rekomendas reduktegi la plej altan impostprocenton. Ĝi volas ke du milionoj da laborpostenoj estu forigitaj el la publika sektoro kaj sugestis redukti la socialajn kotizojn de dungantoj, efektive donante al ili impostredukton de 50 miliardoj da eŭroj. Ĝia vicgvidanto, Paul Nuttall, subtenas la malŝtatigon de la Nacia Sanservo.

La subtenantaro de Ukip, aliflanke, havas tute aliajn inklinojn. Preskaŭ 80% volas la reŝtatigon de la energia industrio kiu estas aktuale superregata de ses ege nepopularaj firmaoj kies rekordaj profitoj ne malhelpas al ili debeti siajn klientojn pli kaj pli alte. Ĉirkaŭ 75% subtenas la reŝtatigon de la fervoja sistemo, fragmenta kaj elspeziga, kaj 66% postulas grandan plialtigon de la minimuma salajro. La plimulto volas malpermesi nulhorajn kontraktojn (kiuj ne garantias specifajn laborhorojn kaj senigas al la dungitoj fundamentajn rajtojn); kaj duono subtenas la ŝtatan reguligon de lupagoj. Kvankam la gvidantoj de Ukip estas ĝisostaj ekonomiaj novliberaluloj, ĝia subtenantaro havas forte maldekstrismajn ekonomiajn opiniojn*.

*  Robert Ford kaj Mattheu Goodwin, UkipWatch, The Telegraph, la 19a de februaro 2014.
Malantaŭ la sukceso

Ukip prosperis pro la kontraŭreago al enmigrado, vasta fremdiĝo disde la politika elito, kaj la malsukceso fare de la maldekstrularo proponi koheran alternativon kiu faras impreson ĉe la pli larĝa loĝantaro.

Pri enmigrado, la kontraŭreago fariĝas pli kaj pli forta de multaj jaroj. En la eŭropa elektado de 2009, el 15 milionoj da voĉdonantoj, preskaŭ unu miliono voĉdonis por la novfaŝisma BNP (Brita Nacia Partio). Sed Farage zorgeme distancigas sin de la BNP, malpermesante ke liaj membroj aliĝu al ĝi, kaj li faris la samon pri la partio de Marine Le Pen, la Nacia Fronto, kun kiu li rifuzis fari interkonsentojn en la Eŭropa Parlamento. Sed antipatio rilate al la demando troveblas multe preter la ekstremisma dekstrularo. Laŭ opinisondoj, 75% de britoj volas redukti enmigradon*. La temo estas rutine elektita de la sonditoj kiel unu el la ĉefaj demandoj de la nacia balotado de 2015.

*  Scott Blinder, UK Public Opinion Toward Immigration: Overall Attitudes and Level of Concern, The Migration Observatory, la 3a de julio 2014.

La kontraŭreago estas aparte intensa pro tio, ke la ekonomia kaj socia sensekureco kreskas en Britio. La malkresko de vivniveloj longe antaŭis al la disfalo de Lehman Brothers*: ekde 2004, la realaj laborpagoj de la plej malalte salajrata duono de dungitoj komencis stagni kaj tiuj de la plej malsupra triono malkreskis - dum firmaoj anoncis rekordajn profitojn - pro la malforto de la laborsindikatoj, tutmondiĝo kiu favoras vetkuron por pagi ĉiam pli malaltajn salajrojn, kaj tro malalta minimuma salajro*.

*  Lehman Brothers estis la kvara plej granda investobanko en Usono. Ĝi deklaris sin bankrotinta en 2008.
*  6,31 britaj pundoj (8,46 eŭroj) por tiuj kiuj aĝas 21 jarojn aŭ pli.

Samtempe, sekuraj laborpostenoj kun meznivelaj salajroj malaperis, kreante ekonomion kun la formo de sablohorloĝo: profesiaj laborpostenoj ĉe la pinto kaj, malsupre, vastiĝanta servosektoro kun malaltaj laborpagoj kaj nesekura dungiteco. Cetere, la lando suferas loĝejan krizon ĉar sinsekvaj registaroj ne anstataŭigis socialajn loĝdomojn forvenditajn ekde la 1980aj jaroj tiel, ke milionoj plenigas la atendolistojn.

Dum ĉi tiuj sociaj kaj ekonomiaj plendoj estis lasitaj plimalboniĝi sen forta maldekstrularo por ilin esprimi, kontraŭenmigrada sento plenigis la vakuon. La klaĉgazetoj kaj politikistoj de la grandaj partioj faris el enmigrintoj oportunajn propekajn kaprojn por malkreskantaj salajroj, la manko de sekuraj laborpostenoj kaj la loĝeja krizo. Lokoj kun pli altaj indicoj de senlaboreco ĉe gejunuloj efektive havis pli malaltajn indicojn de enmigrado, sed en urbetoj kaj urbegoj kie nur estas malgrandaj loĝantaroj de neblankuloj aŭ enmigrintoj, oni kulpigis fremdulojn pri multaj perturboj*.

*  (5) En urboj kun malmultaj enmigrintoj, la proporcio de gejunuloj kiuj finis la lernejon sed ne povis trovi laborpostenon estas inter 12% kaj 18%, kompare kun la nacia averaĝo de proksimume 8%.

Estas ĝuste en komunumoj kun la plej malaltaj nombroj de enmigrintoj ke ĉi tiu kontraŭreago ofte manifestiĝas. En la eŭropa elektado de 2014, Ukip ricevis malmultajn voĉdonojn en Londono kaj Liverpool, urbegoj kiuj havas la samajn problemojn sed estas multe pli miksitaj: ĉiutagaj interrilatoj kun enmigrintoj kaj kun diversetnaj britoj helpis pacigi konfliktojn*.

*  En la eŭropa elektado de majo 2014, Ukip venis kvaravice kun nur 10,4% de la voĉdonoj.
’Reprenu la regadon de nia lando’

La demandoj pri la EU kaj enmigrado kunfandiĝis. Ukip argumentas ke, pro la malfermitaj landlimoj de la EU, malalte salajrataj laboristoj inundas Brition, precipe el orienta Eŭropo. Kampanja afiŝo de Ukip tekstis: “26 milionoj da homoj en Eŭropo serĉas laboron. Kies laborpostenojn ili volas okupi?” Giganta mano indikis la leganton, petante ke oni “Reprenu la regadon de nia lando”. Farage iam sugestis ke londonanoj maltrankvilas pri tio, ke rumanaj familioj ekloĝos en la najbara domo.

Laŭ la ĝenerale akceptita kredo, partioj kiel Ukip devus nepre ne sukcesi ĉar Britio havas balotsistemon de simpla plimulto kiu ege malhelpas ke malgrandaj partioj eniru la parlamenton. Por gajni unu parlamentan deputiton, partio devas ricevi la plej altan voĉdonaron en unu el 650 elektodistriktoj. Sed la subtenantoj de Ukip ne estas koncentritaj en unusola elektodistrikto sed dise troviĝas tra la tuta lando. Povus esti, ke Ukip gajnus 20% de la entutaj voĉdonoj en nacia balotado sed la plej altan voĉdonaron en nur du distriktoj kaj tial nur du parlamentajn deputitojn. Sed la nacia balotado alproksimiĝas, kaj paniko trafas la konservativulojn. Ili timas, ke Ukip formordetos ilian subtenantaron kaj tiel ebligos la venkon de la Laborista Partio kaj ĝia gvidanto, Ed Miliband. Ĉirkaŭ 20% de la voĉdonantoj* kiuj favoris la Konservativulojn en 2010, nun estas dizertintaj al Ukip. Kaj Ukip ankaŭ varbis pli ol 10% de la voĉdonantoj de la Laborista Partio. Oni rigardas la politikan eliton kiel for de la reala mondo, profesiismiĝintan kaj malsindoneman, precipe post la skandalo en 2009 pri la vasta misuzo de ŝtatmono por privataj elspezoj fare de parlamentaj deputitoj.

*  Vidu http://www.britishelectionstudy.com

Celante rezisti la ondon de Ukip, politikistoj multfoje provis invadi ĝian teritorion. En Januaro 2013, David Cameron promesis submeti al referendumo la demandon pri la membriĝo de Britio en la EU se la Konservativuloj gajnos la elektadon de 2015. La registaro sendis mesaĝojn al etne miksitaj komunumoj por instigi al neleĝaj enmigrintoj “reveni hejmen” (kutime rasisma frazo). Post tiam, la partioj Laborista kaj Konservativa konkuris elpensi novaj aranĝojn por kontraŭbatali enmigradon, inter ili limigo de socialaj subvencioj por novmigrintoj.

Ĉi tia imitemismo nur favoras Ukip-on, helpante teni la politikan debaton sur tereno komforta por ĝi. Oni ĝenerale prognozis ke la subteno por Ukip subfalos post la eŭropa elektado, sed opinisondoj nun kalkulas ĝin je inter 12% kaj 20%. La Konservativa deputito Douglas Carswell ŝokis siajn kolegojn kiam li dizertis al Ukip en aŭgusto 2014 kaj tiel sekvigis krombaloton kiun li gajnis per plimulto de 12 404 voĉdonoj pli ol sia plej proksima rivalo. Kaj je la 27a de septembro, dua konservativa deputito, Mark Reckless, anoncis ke ankaŭ li aliĝos al Ukip.

En Skotlando, Ukip allogas malpli da subteno. Frustriĝo pri sociaj kaj ekonomiaj sensekurecoj stimulis subtenon por la sendependista movado kiu gajnis 44,7% de la voĉdonoj en la referendumo de la 18a de septembro 2014.

Sed la leviĝo de Ukip ankaŭ rivelis la malfortecon de la maldekstrularo. En Anglio, la Laborista Partio, gvidata de Ed Miliband, ne estas povinta proponi koheran alternativon por la rigoraj elspezreduktoj de la Konservativuloj, nek inspiri la laborklason kiu konsistigas ĝian tradician bazon. Neniu alia maldekstrisma partio sukcesis atingi pli ol malgrandan avancon aŭ disvolvi progreseman gvidantecon por la disreviĝintoj. Dum britaj laboristoj spertas la plej longan malkreskon de vivniveloj de post la 1870aj jaroj, ne malaperos la sociaj kaj ekonomiaj sensekurecoj per kiuj Ukip prosperas malgraŭ tio, ke ĝi rekomendas politikojn kiuj ŝovelos pli da riĉaĵoj en la bankokontojn de la plej riĉaj britoj.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu la greka maldekstro povas ŝanĝi Eŭropon?

De Parizo ĝis Ateno, elekti siajn batalojn

En Grekujo kaj en Hispanujo, la progreso de maldekstro kontraŭstaranta la malabundo-politikojn kuraĝigas la subtenantojn de direktoŝanĝo en la Eŭropa Unio. Pli kaj pli formala, la demokratia debato multon gajnus el tio. La kultura kaj religia alfrontiĝo, la “kolizio de kulturoj”, kiun la aŭtoroj de la parizaj atencoj celis ekestigi, tiom multe retroirus.

Aŭgusto 1914: la sankta unio. En Francujo same kiel en Germanujo la laborista movado ŝanceliĝas; la gvidantoj de la politika kaj sindikata maldekstro aliĝas al la “nacia defendo”; la progresemaj bataloj estas metitaj en la duan vicon. Malfacilas fari alie, dum ekde la unuaj tagoj de la sangaj bataloj la mortintoj nombriĝas dekmilope. Kiu aŭskultintus paroladon pri paco en la bruo de armiloj kaj de naciismaj ekzaltoj? En junio, en julio, eble ankoraŭ eblis efike kontraŭagi.

Jarcenton poste, la “kolizio de la kulturoj” estas ankoraŭ nur unu hipotezo inter aliaj. La batalo, kiu povus okazi en Eŭropo, en Grekujo kaj poste en Hispanujo, eble povos malebligi ĝin. Sed la atencoj de ĝihadistoj favoras la scenaron de katastrofo; strategio de “milito kontraŭ la terorismo” kaj de limigo de la publikaj liberecoj, ankaŭ. Ili povas neniigi ĉiujn batalojn farendajn kaj akrigi ĉiujn krizojn, kiujn oni devas solvi. Jen la minaco. Respondi al ĝi estas la defio de la venontaj monatoj.

Ĉu desegnisto rajtas karikaturi Mahometon? Ĉu islamanino rajtas porti la burkon*? Kaj ĉu la francaj judoj pli multnombre elmigros al Israelo? Bonvenon en 2015 ... Francujo baraktas en socia kaj ekonomia krizo, kiun la ekonomiaj decidoj de ĝiaj registaroj kaj de la Eŭropa Unio pligravigis. Tamen, la religiaj temoj reaperas regule. De pli ol dudek jaroj, la temoj de “islamo de la antaŭurboj”, de “kulturaj malsekurecoj”, de “komunumismo” okupas la komunikilojn kiel parton de la publika opinio. Demagogoj nutras sin per ili kaj atendas ĉian okazon por grati la vundojn, kio ebligas al ili regi la scenejon. Tiom longe, kiom ili sukcesas tion, nenia baza problemo estos serioze diskutata, kvankam preskaŭ ĉio alia dependas de ĝia solvado.*

*  Burko estas virina mantelo, kiu kovras la tutan korpon, do ankaŭ la kapon, kaj kiu havas antaŭ la okuloj rektangulan duone travideblan vualon, fiksitan supre kaj leveblan, se la portanto deziras malkovri parton de sia vizaĝo. Ĝi estas portata en certaj islamaj landoj, kaj en kelkaj severe preskribata por virinoj en publiko. En Ĉinujo la urbestraro de Urumĉi, la plej granda islama ĉina urbo, ĵus ‒ en januaro 2015 ‒ decidis malpermeson de tiu vestaĵo en publiko.-vl
*  Vd “Burqa-bla-bla”, Le Monde diplomatique, aprilo 2010.

La murdo de dek du homoj, plejmulte ĵurnalistoj kaj desegnistoj, la 7-an de januaro 2015 en la sidejo de la monatgazeto Charlie Hebdo kaj poste de kvar pliaj, ĉiuj judoj, en koŝera magazeno, vekis hororon. Kvankam ĉiuj ĉi impresaj krimoj estis faritaj kun montrita motivo de islamo, ili ĝis nun ne estigis la ciklon de malamo kaj de reprezalioj, kiujn iliaj inspirintoj esperis. La murdistoj sukcesis: moskeoj estis atakitaj; sinagogoj gardataj de la polico; junaj islamanoj ‒ radikaliĝintaj, kelkfoje ĵus konvertitaj al islamo, ofte nur malklare instruitaj pri la reguloj de sia kredo, ĉiukaze ne reprezentaj por siaj samreligianoj ‒ estas tentataj de ĝihadismo, de nihilismo, de armita batalo. Sed la murdistoj ankaŭ malsukcesis: ili garantiis eternan vivon al la monatgazeto, kiun ili intencis neniigi. Tamen ni vetu, ke en ilia menso tiu batalo estis duaranga. La rezulto de la aliaj bataloj dependos de la elasteco de la franca socio kaj de la renaskiĝo en Eŭropo de kolektiva espero.

Sed ni estu modestaj. Niaj grandaj ŝlosiloj ne malfermas ĉiujn pordojn. Ni ne ĉiam kapablas analizi la eventon tuj. Ni ankaŭ ne devas respondi al senĉesaj premoj de la komento-maŝino. Halti, pripensi, tio signifas riski kompreni, surprizi kaj esti surprizata. Nu, la evento nin surprizis. La reago, kiun ĝi kaŭzis, ankaŭ. Ĝis nun, Francujo eltenis la baton, kiel Hispanujo post la atencoj de Madrido en marto 2004, kiel Britujo post tiuj de Londono en la posta jaro. Per amasaj manifestacioj, kviete, sen tro cedi al la militisma retoriko de ĝia ĉefministro Manuel Valls. Ankaŭ sen iri la vojon de demokratia malprogreso, kiun spertis Usono post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 ‒ kvankam estas same stulta kiel danĝera kondamni adoleskantojn je malliberejo nur pro provokaj vortoj.

TAMEN neniu povas imagi la eventualajn sekvojn de samtipa denova bato, des pli se okazos pluraj. Ĉu ili sukcesus starigi frontlinion inter tiuj partoj de la loĝantaro, kiuj politike determinus sin laŭ sia deveno, sia kulturo, sia religio? Tion deziras la ĝihadistoj kaj la ekstremdekstruloj, inkluzive la israelaj, jen la grandega danĝero de la “kolizio de la kulturoj”. Por forigi tiun perspektivon, necesas ne imagi socion mirakle kvietiĝintan ‒ kiel ĝi povus esti kvietiĝinta kun siaj getoj, siaj teritoriaj disputoj, siaj socialaj perfortoj? ‒, sed elekti tiujn batalojn, per kiuj eblas plej bone kuraci la malsanojn kiuj premas ĝin. Por tio necesas urĝe nova eŭropa politiko. En Grekujo, en Hispanujo, la batalo komenciĝas ...

Eŭropo ja ekzistas! La greka ĉefministro Antonis Samaras ne longe atendis por uzi kun eksterordinara delikateco la kolektivan murdon en la sidejo de Charlie Hebdo: “Hodiaŭ okazis en Parizo masakro. Kaj ĉi tie, iuj subtenas ankoraŭ pli la kontraŭleĝan enmigradon kaj promesas la ŝtatanigon.”

Tagon poste en Ateno, s-ro Nikos Filis, direktoro de Avgi, ĵurnalo, kies ĉefa akciulo estas Sirizo, la koalicio de la radikala maldekstro,* tiras antaŭ ni tute malsaman instruon el la krimo farita de du francaj civitanoj: “La atenco povus orienti la eŭropan estontecon. Ĉu al Le Pen kaj la ekstremdekstro, ĉu al pli racia aliro al la problemo, do pli maldekstra. Ĉar la temo de sekureco ne solveblas nur per la polico.” Por la elektokampanjoj, tia analizo apenaŭ servas, nek en Grekujo nek en la ceteraj eŭropaj ŝtatoj. S-ro Vassilis Mulopuilos scias tion, kaj tamen tiu konsilisto pri komunikado de s-ro Aleksis Cipras tute ne zorgas pri tio: “Se Sirizo estintus malpli decida pri la demando de enmigrado, ni jam ricevintus 50 elcentojn de la voĉoj. Sed tiu decido estas unu el la solaj punktoj al kiuj ni ĉiuj konsentis!”

*  Avgi, kiu aperigas ĉiumonate la grekan eldonon de Le Monde diplomatique, aperis la 8-an de januaro kun la titolpaĝa slogano “Mi estas Charlie”. La atenco kontraŭ la satira semajnulo estis en Grekujo larĝe komentita, precipe de la maldekstro, kiun ĝia historia sperto (militista diktatoreco inter 1967 kaj 1974) igas tre sentema pri la esprimlibereco.

De jaroj la ekonomiaj politikoj realigitaj en Eŭropo fiaskas, en Grekujo kaj en Hispanujo pli kruele ol aliloke. Sed dum en la aliaj landoj de la Eŭropa Unio la registaraj partioj ŝajnas rezignacie akcepti la supreniron de la ekstremdekstro kaj eĉ kalkuli, ke ĝi certigos ilian restadon en la potenco per tio, ke ĝi ebligas al ili kunigi la voĉojn kontraŭ ĝi, Sirizo en Grekujo same kiel Podemos [Ni povas] en Hispanujo malfermis alian perspektivon.* Neniu maldekstre en Eŭropo progresis same rapide kiel ili. Ne aŭ preskaŭ ne ekzistantaj antaŭ kvin jaroj, ĉe la komenco de la financa krizo, ili poste atingis du grandajn sukcesojn. Unuflanke ili aperas nun kiel kredindaj kandidatoj por la potenco. Aliflanke ili estas eble jam ŝovantaj la socialistajn partiojn de sia lando, kunrespondecajn pri la ĝenerala disvenkiĝo, al la rolo de duaranga forto. Same kiel en la lasta jarcento la brita laborpartio anstataŭis la Liberalan Partion, kaj la franca Socialista Partio la Radikalan Partion. Tiu ŝanĝo en ambaŭ kazoj poste montriĝis definitiva.

*  Vd Renaud Lambert, “Podemos, la partio kiu skuas Hispanion”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2015.
Sparko kiu flamigas la tutan ebenaĵon?

Post la metita defio, kaj parte jam atingita — la deklasado de la socialdemokrataj partioj —, kiaj ŝancoj ekzistas por tio, ke la venko de alia maldekstro, en Grekujo aŭ en Hispanujo, povas konduki al ĝenerala reorientado de la eŭropaj politikoj? El la vidpunkto de Ateno, la obstakloj estas grandegaj. En sia lando, Sirizo estas sola kontraŭ ĉiuj; en Eŭropo, neniu registaro subtenos ĝin. La greka defio estos do multe pli grava ol tiu, antaŭ kiu Francujo staris en la jaro 2012. Tiam, s-ro François Hollande, ĵus elektita, povis valorigi samtempe la mandaton de la francaj elektintoj kaj la 19,3 elcentojn da eŭropa malneta enlanda produkto de sia lando (2,3 elcentoj en la kazo de Grekujo, 12,1 elcentoj en tiu de Hispanujo)* por “reintertrakti”, kiel li estis promesinta, la eŭropan stabilec-traktaton. Tamen, ni ja scias, kio el tio fariĝis.

*  Nombroj de la jaro 2013.

Ĉe Sirizo oni analizas la situacion optimisme, kun la espero ke, jam en tiu ĉi jaro, la veno de maldekstra partio en Grekujo aŭ en Hispanujo povus fariĝi la proverba sparko kiu flamigas la tutan ebenaĵon. “La eŭropa publika opinio estas al ni pli favora, taksas s-ro Filis. Kaj la eŭropaj elitoj konstatas ankaŭ la sakstraton de la ĝis nun sekvataj strategioj. En ilia propra intereso ili do pensas pri aliaj politikoj, ĉar ili vidas, ke la eŭrozono, tia kia ĝi estas konstruita, malebligas al Eŭropo ludi mondan rolon.”

Unu hirundo ofte anoncas la printempon, kiu tro longe suferis la vintron. Ĉu pro tio la ĉefstabo de Sirizo perceptas promesan diverĝon inter la germana ĉefministrino kaj s-ro Mario Draghi, la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB)? La aĉeto de suverenaj ŝuldoj, kiun li ĵus decidis, (“kvanta mildigo”) cetere montras, laŭ Sirizo, ke li fine komprenis ke la malabundo kondukas en sakstraton.

En Ateno, tiu evidento estas okulfrapa. Sed la krueleco de politiko, kies socialaj kaj sanproblemaj sekvoj inkludis ankaŭ la mankon de vintra hejtado, la progreson de infektaj malsanoj aŭ la kreskegon de la nombro da memmortigoj, ne estas ĉiam faktoro kapabla ŝanĝi la direkton.* Ĉiukaze ne por ĝiaj arĥitektoj, bone pagataj por havi solidajn nervojn. Ve! la makroekonomiaj indikiloj estas apenaŭ pli lumaj. Post kvin jaroj da “ŝokterapio”, Grekujo havas trioble pli da senlaboruloj ol antaŭe (25,7 elcentojn de la aktiva loĝantaro); ĝia kresko estas tre eta (0,6 elcento en 2014) post akumulita perdo de 26 elcentoj inter 2009 kaj 2013; fine, kaj pli grave ol ĉio por programo, kiu havis la prioritatan celon malaltigi ŝuldon, kiu tiam estis je 113 elcentoj de la MEP, tiu estas nun je 174 elcentoj ... Tio estis antaŭvidebla, ĉar ĝia nivelo kalkuliĝas proporcie al nacia riĉaĵo, kiu siavice kolapsis. Oni povas do kompreni, kial s-ro Mariano Rajoy, kies rezultoj en Hispanujo estas preskaŭ same mirigaj, vojaĝis al Ateno por subteni s-ron Samaras: “La landoj bezonas stabilecon, predikis li, ne zigzagon nek malcertecojn.” Jen kio estas efektive brila kaj saĝa.

*  Vd Sanjay Basu kaj David Stuckler, “Quand l’austérité tue” [“Kiam la malabundo mortigas”], Le Monde diplomatique , oktobro 2014, kaj Noëlle Burgi, “Les Grecs sous le scalpel”, Le Monde diplomatique, decembro 2011.

Sed, tradukita en kurantan grekan, “malcertecoj” fariĝus preskaŭ sinonimo de espero. Ĉar daŭrigi la politikon de s-ro Samaras signifus samtempe pli da imposta malaltigo por la mezaj kaj superaj enspezoj kaj por la entreprenoj, pli da privatigoj, pli da “reformoj” de la labormerkato. Sen forgesi pli da buĝetaj plusoj por repagi la ŝuldon, eĉ kiam tio bezonas ĉiukampe amputadojn de publikaj kreditoj.

S-ro Yiannis Milios, universitatano kaj respondeculo pri la ekonomia sektoro de Sirizo, kredas ke s-ro Samaras (subtenata de la socialistoj) celas buĝetajn plusojn pli ol 3 elcentojn de la MEP jare dum nedeterminita daŭro (3,5 elcentoj en 2015, 4,5 elcentoj en 2017, 4,2 elcentoj poste). “Tio estas tute malracia, taksas li, escepte se li decidis eternan politikon de malabundo.” La vero devigas diri, ke s-ro Samaras ne decidas multon: li aplikas la precizigojn de la interkonsento, kiun la “trioblo” (Internacia Mon-Fonduso [IMF], Eŭropa Unio kaj Eŭropa Centra Banko [ECB]) trudis al lia registaro.

Kion Sirizo planas por eliri el tio? Unue programon “destinitan alfronti la humanecan krizon”, kiu ree tuŝus la elspezojn kaj la internajn prioritatojn de senŝanĝa ĉioma buĝeto. Tre precize kalkulita, senpageco de elektro, de publika transporto, de urĝa nutraĵo por la plej malriĉaj homoj, vakcinoj por la infanoj kaj la senlaboruloj estus financata per pli aktiva batalo kontraŭ korupto kaj fraŭdo. La konservativa registaro mem koncedas, ke tiuj fortenas almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj de la buĝeto jare.

“La publikaj laboroj kostas kvar- ĝis kvin-oble pli ol aliloke en Eŭropo”, rimarkigas ekzemple s-ro Filis, kaj ne nur ĉar Grekujo havas multege da insuloj kaj disponas pri pli montara surfaco ol Belgujo. S-ro Milios siavice emfazas, ke “kvindek mil grekoj transkontigis eksterlanden po pli ol 100.000 eŭroj, dum la deklarita enspezo de dudek kvar mil el ili ne kongruis kun tiom alta sumo. Tamen, de du jaroj, nur kvarcent sep el tiuj fraŭduloj, nomitaj de la IMF al la grekaj instancoj, estis kontrolitaj de la ŝtato”.

La urĝa humaneca programo de Sirizo, je sumo taksata je 1.882 miliardoj da eŭroj, estas akompanata de socialaj disponoj por relanĉi la ekonomian agadon: kreado de tricent mil publikaj dungoj en formo de renovigeblaj jarkontraktoj, realtigo de la minimuma salajro je la nivelo de 2011 (751 eŭroj, kontraŭ 580 eŭroj aktuale), altigo, sed malpli amplekse (8,3 elcentoj), de la malaltaj pensioj. La tutaĵo de tiuj disponoj, kiu inkludas ankaŭ impostajn malaltigojn kaj rezignojn pri repago de ŝuldoj de la tro enŝuldiĝintaj mastrumoj kaj entreprenoj, estas detale fiksita en la “Salonika programo”.* Ties kosto ankaŭ: 11,382 miliardoj da eŭroj, financotaj per tiom da novaj enspezoj.

*  De tiu ekzistas versio en la angla: http://left.gr/news/syriza-thessalo....
Alfrontiĝo kun Germanujo

Tiuj disponoj, insistas s-ro Milios, ne estos intertraktotaj. Nek kun aliaj partioj nek kun la kreditoroj de la lando: “Ili estas demando de nacia suvereneco, ili aldonas neniom al nia deficito. Sekve, ni volas realigi tiun ĉi politikon, sendepende de kio ajn okazos pri la reintertraktado de la ŝuldo.”

Kiam temas pri la 320 miliardoj da eŭroj da greka ŝuldo, Sirizo, male, pretas intertrakti. Sed ankaŭ tie ĝi vetas, ke pluraj ŝtatoj atendas nur la okazon por sekvi tion. “La ŝuldoproblemo, insistas s-ro Milios, ne estas problemo greka, sed problemo eŭropa. En tiu ĉi momento, Francujo kaj aliaj landoj sukcesas pagi siajn kreditorojn, sed nur ĉar la interezkvotoj estas ekstreme malaltaj. Tio ne daŭros. Nu, nur inter 2015 kaj 2020, la duono de la hispana suverena ŝuldo, ekzemple, estas repagenda.”

En tiuj kondiĉoj, la “Eŭropa konferenco pri la ŝuldo”, postulata en tiu ĉi gazeto jam antaŭ du jaroj de s-ro Cipras, fariĝis hipotezo realisma.* Ĝi estas nun subtenata de la irlanda financministro kaj havas la pedagogian avantaĝon ke ĝi memorigas pri precedenco, nome tiu de 1953, kiam Germanujo ĝuis la nuligon de siaj milit-ŝuldoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ tiuj pagendaj al Grekujo. Post memorigi pri tiu suka historia precedenco, Sirizo esperas, ke tiu konferenco fariĝos la “alternativa solvo, kiu definitive enterigos la politikon de malabundo”.

*  Vd Alexis Cipras: “Nia solvo por Eŭropo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2013.

Kiel? Per rezigno je parto de la ŝuldo de la ŝtatoj, per redifino de la templimoj por tio, kio restas kaj transdonante ĝin al la ECB, kiu refinancos ĝin. Tiu ĉi institucio prezidata de s-ro Draghi jam montris sin tre ema por helpi la privatajn bankojn. Cetere tiom, ke tiuj seniĝis je siaj grekaj kreditoj, el kiuj preskaŭ ĉiuj nun troviĝas ĉe la membroŝtatoj de la eŭrozono ...

Kaj tio donas al tiuj eksterordinaran potencon, speciale al Germanujo kaj Francujo. Nu, s-ino Angela Merkel jam argumentis, ke la germana impostpaganto estus la ĉefa viktimo de rea intertraktado de la greka ŝuldo, ĉar ŝia lando posedas 20 elcentojn da ĝi. Ŝi ne konsentus, ŝia financministro Wolfgang Schäuble ĵus memorigis tion. La franca politiko estas pli malklara, kiel ofte, miksas postulojn, ke Ateno “plenumu siajn faritajn promesojn” (s-ro Hollande), aŭ “daŭrigu la ekonomiajn reformojn kaj la necesajn politikojn“ (s-ro Emmanuel Macron, ministro pri ekonomio), kun videbla preteco pensi pri restrukturado aŭ redifino de la templimoj de la greka ŝuldo (s-ro Michel Sapin, financministro).

Sed la eŭropa dekstrularo jam sonorigas alarmon ne nur en Germanujo. La finnlanda ĉefministro Aleksander Stubb kontraŭmetis “sonantan neon” al ĉia propono nuligi la ŝuldon, dum en Parizo la konservativa ĵurnalo Le Figaro demandas sin elegante: “Ĉu Grekujo denove ekiris por venenigi Eŭropon?” Du tagojn poste, la sama gazeto kalkulis: “Ĉiu franco pagus 735 eŭrojn por nuligi la grekan ŝuldon.”* Tia kalkulo estas malpli kutima ĉe tiu gazeto, kiam temas pri la kosto de la impostaj ŝildoj, kiujn profitas la proprietuloj de gazetoj, pri la subvencioj al la industriistoj pri armado, kiuj posedas la gazeton Le Figaro aŭ ... pri la helpoj al la gazetaro.

*  Ĉefartikolo “Le vent du boulet”, Le Figaro, Parizo, 6-an de januaro; kaj Le Figaro, 8-an de januaro 2015.

S-ino Merkel jam minacis Atenon per forpelo el la eŭro, kaze ke ĝia registaro ne plenumus la buĝetajn kaj financajn disciplinojn tre karajn al Berlino. La grekoj siavice deziras samtempe mildigi la premon de la malabund-politiko kaj konservi la eŭron. Tion volas ankaŭ Sirizo.* Parte, ĉar elsangiĝinta malgranda lando hezitas fari ĉiujn batalojn samtempe. “Ni estis la kobajoj de la “triopo”, ni ne volas fariĝi la kobajoj de la eliro el la eŭro, resumas antaŭ ni ĵurnalistino proksima de la partio de s-ro Cipras. Tion komencu lando pli granda, kiel Hispanujo aŭ Francujo.”

*  Pri kritiko de tiu pozicio vd Frédéric Lordon, L’alternative de Syriza: passer sous la table ou la renverser” [“La alternativo de Sirizo: fali sub la tablon aŭ ĝin renversi”], 19-an de januaro 2015, http://blog.mondediplo.net.

“Sen eŭropa subteno, taksas s-ro Mulopulios, ne eblos realigi kion ajn”. Pro tio Sirizo taksas la subtenon grava, kiun povus doni al ĝi aliaj fortoj ol tiuj de la radikala maldekstro aŭ la ekologiistoj. Speciale la socialistoj, kvankam la grekoj havas la sperton de la kapitulaco de la socialdemokrataro: ekde antaŭ tridek jaroj la ĉefministro Andreas Papandreu trudis al sia partio la grandan liberalan turnon. “Se li estus restinta maldekstre, tiam Sirizo ne ekzistus, notas s-ro Mulopuilos, antaŭ ol memorigi, ke en Germanujo, kiam Oskar Lafontaine demisiis el la registaro [en la jaro 1999], li bedaŭris, ke la socialdemokratio fariĝis nekapabla fari eĉ la plej sensignifajn reformojn. La tutmondigo kaj la novliberalismo kun homa vizaĝo komplete detruis ĝin”.

Ĉu pro tio ne estas problemeca, esperi ke ĝia akceptemo de la postuloj de la greka maldekstro povus helpi la socialdemokratojn kontraŭstari la nefleksiĝemon de s-ino Merkel? Eventuala sukceso de Sirizo ‒ aŭ de Podemos ‒ efektive pruvus ke, kontraste al la adaj asertoj de s-ro Hollande aŭ de s-ro Matteo Renzi en Italujo, eŭropa politiko, kiu turnas la dorson al senelira malabundo, estas ebla. Nu, tia demonstrado minacus ne nur la germanan dekstrularon ...

La venontaj monatoj povus decidi pri la estonteco de la Eŭropa Unio. Antaŭ tri jaroj, antaŭ la elekto de s-ro Hollande, la du terminoj de la alternativo estis aŭdaco aŭ enŝlimiĝo.* Nun, la minaco jam ne estas tiu de enŝlimiĝo, sed multe pli malbona. “Se ni ne ŝanĝas Eŭropon, la ekstremdekstro faros tion por ni”, avertis s-ro Cipras. La aŭdaco fariĝas ankoraŭ pli urĝa. La tasko de la greka kaj hispana maldekstroj, de kiuj multo dependos, estas sufiĉe peza por ke oni hezitas ŝarĝi ilin krome pri la respondeco tiom prema, nome defendi la demokration de la Malnova Kontinento, forturni de ĝi la “kolizion de la kulturoj”. Tamen, ĝuste pri tio temas hodiaŭ.

*  Vd “L’audace ou l’enlisement”, Le Monde diplomatique, aprilo 2012.

“Grekujo, malforta ĉenero de Eŭropo, povus fariĝi la forta ĉenero de la eŭropa maldekstro”, imagas jam s-ro Mulopuilos. Kaj, se ne Grekujo, tiam Hispanujo ... La du landoj tamen ne estus tro por kontraŭbatali timon kaj malesperon, kiuj nutras samtempe la ekstremdekstron kaj la nihilismon de la ĝihadistaj salafistoj. “Tio estas revo modesta kaj freneza”, dirus la poeto. La espero, ke la eŭropa politiko ne plu kondamnas nin al tiu eterna karuselo, ĉe kiu fine la samaj sinsekvas en la potenco por fari la saman politikon kaj montri la saman senpovecon. Ilia bilanco fariĝis nia minaco. En Ateno, en Madrido, ĉu fine la deĵorŝanĝo?

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Influ-bataloj ene de la greka ŝtataparato

Espero dampita de obtuza maltrankvilo

La ĵusa sukceso de la progresemaj fortoj ĉe la grekaj elektoj skuas ŝtataparaton regatan de kvardek jaro de du politikaj familioj. Dum la detruoj de la malabundo konvinkis grandan parton de la publikaj funkciuloj elekti la maldekstran koalicion Sirizo, ekstremistaj retoj aktiviĝas ĉirkaŭ la sekurec-fortoj.

S-ino Rena Duru varme salutas ĉiun dungiton de la administracio de la norda sektoro de Ateno. En la oficejoj de la senanima konstruaĵo, en tiu ĉi aparte rigora vintro, regas glacia malvarmo. “La manko de hejtado, ankaŭ tio estas la krizo, la malabundo”, klarigas al ni la guberniestrino de Atiko, la plej loĝata regiono de Grekujo kun proksimume la duono de la loĝantaro de la lando. 39-jara, s-ino Duru estis elektita en majo 2014 ĉe la regionaj elektoj, en kiuj, ĉi tie, venkis Sirizo, koalicio de la radikala maldekstro kontraŭa al la politikoj diktataj de la “triopo” (Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mon-Fonduso). Sed ŝi sentas sin misuzata: “La registaro ĵetas al ni bastonojn en la radojn. Disvolvi nian programon montriĝas malfacila.”

S-ino Duru eklaboris en sia funkcio la 1-an de septembro 2014. Kelkajn tagojn poste, la financaj servoj petis ŝin urĝe subskribi buĝetprojekton elkovitan de ŝia antaŭulo, membro de la konservativa partio Nova Demokratio. “Mi rifuzis. Mi estis elektita por apliki mian politikon kaj buĝeton favoran al la plej malriĉaj homoj”, klarigis ŝi al ni. Spite al la premoj, ŝi fine sukcesis trudi siajn prioritatojn. La subvencio de 27 milionoj da eŭroj por la renovigo de la du piedpilkaj stadionoj, kiuj apartenas al du magnatoj de konstruado, estas nuligita. Anstataŭe, rakontas s-ino Duru, “ni decidis financadon de 28 milionoj da eŭroj por la laboroj kontraŭ inundoj kaj por tuta serio da socialaj agadoj, ekzemple la reprovizadon je elektro de mastrumoj, kiuj postrestis en siaj pagoj.”

La leĝo Kallikatis, voĉdonita en 2010, submetas la decidojn de la regionoj al kontrolo de strukturo de la centra ŝtato, la direkcio de malcentraj aferoj. Regata de eksa eŭropa deputito de la Nova Demokratio, s-ro Manolis Angelaka, tiu organismo rifuzis validigi la dungon de cent tridek naŭ oficistoj postulataj de la nova registaro de Atiko. “Temas tamen pri postenoj necesaj por la funkciado de la regiono”, argumentas s-ino Duru. Kiel pruvon, la guberniestrino montras al ni la oficejon de la direkcio pri edukado: malespere malplena. “La registaro provas senkreditigi nian partion, ŝi diras. Pro tio, venko de Sirizo [ĉe la parlamentaj elektoj de la 25-a de januaro 2015] estas nepre necesa por vera ŝanĝo.”

Periferio de Ateno, en tiu ĉi unua sabato de januaro. La stadiono de taekvondo, superba instalaĵo konstruita por la Olimpiaj Ludoj de 2004, normale malplena, estas nun plenplena. Du mil homoj favore akceptas la ĉefon de Sirizo, s-ron Aleksis Cipras. “La horo de la maldekstro alvenis”, skandas grupo de mastrumistinoj maldungitaj de la ministrejo pri ekonomio, kun levitaj pugnoj en ruĝaj gantoj, simboloj de dek ses monatoj da luktado. Post horo da arda parolado, en kiu li promesis la finon de la malabundo, malnetan minimuman salajron de 751 eŭroj (kontraŭ 586 hodiaŭ, kaj 520 por homoj malpli ol 25-jaraj) kaj senimpostigon por la plej malriĉaj (sub 12.000 eŭroj da jara enspezo), s-ro Cipras forlasas la tribunon sub aplaŭdoj. Sed la espero ŝajnas esti dampita de obtuza maltrankvilo.

Ĉar en Grekujo ekzistas la videblo kaj la kaŝito. La videbla parto de la glacimonto estas klasika parlamenta demokratio, instalita post la falo de la ekstremdekstra diktatoreco de la koloneloj en 1974. La kresko de la intencoj voĉdoni por Sirizo donas la perspektivon de periodo de politika alternado en kunteksto de grava ekonomia krizo, dum la malneta enlanda produkto de la lando falis je 25 elcentoj ekde la jaro 2008. Sed malantaŭ tiu videbla parto troviĝas io malpli akceptebla: lando regata de sesdek jaroj preskaŭ seninterrompe de du familioj. Dekstre la familio Karamanlis, konservativuloj; maldekstre tiu de Papandreu, socialistoj. Du generacioj de registaraj ĉefoj, la onklo kaj la nepo ĉe la unua; la avo, la patro kaj la nepo ĉe la dua. En tiu klientisma sistemo, aĉeto de voĉoj kaj komplezaj dungoj en la publika sektoro ofte anstataŭas politikan strategion.

La lasta epizodo de politika korupto koncernas la prezidant-elekton.* La 18-an de decembro 2014, s-ro Pavlos Hajkalis, eksa televid-stelulo, kiu fariĝis deputito de la dekstra suverenisma partio ANEL (la sendependaj grekoj), asertis, ke oni ofertis al li 3 milionojn da eŭroj se li voĉdonas por s-ro Stavros Dimas, la kandidato de la reganta koalicio, kiu devus atingi almenaŭ cent okdek voĉojn (el tricent deputitoj) por esti elektita kaj por eviti la organizadon de anticipaj parlament-elektoj. La koruptinto estis, laŭ li, la financisto Giorgios Apostolopulos, eksa konsilisto de la ĉefministroj Giorgios Papandreu (de 2009 ĝis 2011) kaj Samaras. Kiel televid-fakulo, s-ro Hajkalis filmis la scenon per kaŝita filmilo, poste disvastigis la bildojn en Interreto. La rezulto? La justico rifuzis komenci persekutojn, kun la preteksto ke la pruvoj estis kolektitaj kontraŭleĝe. Ĉar la ĉefministro Samaras eĉ deponis plendon pro fifamigo, la supozebla koruptinto estas leĝe ŝirmata kontraŭ la leĝo, dum la denuncinto devas respondeci pri sia ago ...

*  Ĉar neniu el ĝiaj tri balotoj (la 17-an, 23-an kaj 29-an de decembro 2014) ebligis nomumi prezidanton, la anticipaj parlament-elektoj estis deciditaj por la 25-a de januaro 2015.

Interne de la institucioj kaŝiĝas ankaŭ tio, kion la grekoj nomas la parakratos: la “kvazaŭŝtato” aŭ “subtera ŝtato”, do maloficiala reto heredita de la malvarma milito kaj kiu konsistas el altaj oficistoj, policanoj, militistoj kaj juĝistoj, pretaj al ĉiaj subatakoj por malebligi la enpotenciĝon de la “ruĝuloj”. Tia reto, apogata de la usonaj sekretaj servoj, estis tre detale preparinta la vojon por la ŝtatrenverso de la koloneloj en la jaro 1967.

La malnovaj refleksoj de la parakratos neniam vere malaperis. La malrespekto al la liberecoj de kunveno, de manifestacio kaj de esprimo estis multaj en la lastaj jaroj. En oktobro 2012, dek kvin kontraŭfaŝistoj estis arestitaj post alfrontiĝoj kun la novnazioj de la partio Ora Matenkrepusko (kiu ricevis 9,4 elcentojn da voĉoj ĉe la eŭropaj elektoj en majo 2014) kaj kun la polico. Post ilia aresto ili deklaris, ke oni torturis ilin, kun fotoj kiel pruvo. “Ili nomis nin kotaj maldekstristoj, rakontas Giorgios, unu el la arestitoj, kiu deponis plendon. “Nun ni havas viajn nomojn kaj adresojn. Se vi parolos, ni donos ilin al niaj amikoj de la Ora Matenkrepusko, por ke ili povu fari ĉe vi ian viziteton.” Ili elvokis ankaŭ la internan militon, dum kiu en Grekujo la dekstraj milicoj batalis kontraŭ la maldekstraj fortoj inter 1945 kaj 1949 [kio kaŭzis pli ol cent kvindek mil mortintojn]. Ili sentis sin klare en milito kontraŭ ĉio kio similas al la progresema maldekstro.”* Interna enketo estis lanĉita de la ministro pri internaj aferoj.

*  “Grèce: vers la guerre civile?”, Canal plus, Spécial investigation, 1-an de septembro 2013.

“Tio memorigas la strategion de streĉigo en Italujo en la 1970-aj jaroj, taksas la ĵurnalisto Kostas Vaksevanis. La polico lasas fari kaj eĉ subtenas la tumulton kreitan de la novnazioj por pravigi la daŭrigon de forta potenco kaj la sovaĝan subpremadon de ĉia kontesto.” La eloficigo de pluraj altaj respondeculoj de la polico pro iliaj supozataj ligoj kun la novnazia organizaĵo konfirmis la enŝoviĝon de la ekstremdekstro en parton de la sekurec-aparato: S-ro Dimos Kuzilos, eksa respondeculo pri telefonaj subaŭskultadoj ene de la grekaj sekretaj servoj, ekzemple devis demisii, dum s-ro Atanasios Skaras, la komisaro de la kvartalo Agios Panteleimonas en Ateno (bastiono de la Ora Matenkrepusko), estis nur mallonge arestita en oktobro 2013. La parakratoshavas ankoraŭ tri pilierojn: la policon, la justicon kaj la armeon”, klarigas al ni Dimitris Psarras, de la gazeto La ĵurnalo de la redaktistoj. Ĉiuj tri estis larĝe netuŝitaj de la politikoj de malabundo, kiuj tamen forprenis la duonon de la aĉetpovo de la oficistoj. La 23-an de junio 2014, la ŝtatkonsilantaro juĝis la malaltigon de la salajroj en tiuj tri sektoroj kontraŭkonstitucia.

En novembro 2011, s-ro Papandreu, tiam ĉefministro, eĉ maltrankviliĝis pro la risko de armea puĉo. Dum la eŭropa pintkunveno en Cannes li anoncis la okazigon de referendumo pri la novaj disponoj de malabundo truditaj de la Eŭropa Unio. Kiel malpacema lernanto, la ĉefo de la greka registaro estis venigita de la germana ĉefministrino Angela Merkel kaj de la franca prezidanto Nicolas Sarkozy. Por pravigi sian referendumon, s-ro Papandreu elvokis la riskon de ŝtatrenverso.* Sed tiu minaco ne estis prenita serioze. La germanaj kaj francaj premoj devigis lin rezigni pri sia projekto de popola konsultado, kaj monaton poste li estis devigita demisii.

*  Libération, Parizo, la 5-an de novembro 2011.

“La granda plimulto de la grekaj oficistoj restas lojala”, insistas tamen s-ro Grigoris Kalomiris, de la oficista sindikato Aldedi. Sen formale alvoki voĉdoni por Sirizo, lia organizaĵo “subtenas ĉiun partion, kiu ŝanĝos la politikon de drameca malabundo realigata de kvin jaroj.” “Necesas distingi la sektorojn pri sekureco kaj subpremo disde la aliaj oficistoj. La konstitucia decido pri la nuligo de la malaltigo de salajroj en la justico, la polico kaj la armeo bone pruvas, ke ili estas sektoroj apartaj”, taksas la sindikatisto. La aliaj kategorioj de funkciuloj havas nenian kialon por poziciiĝi kontraŭ la radikala maldekstro: “Ni estas inter la unuaj viktimoj de la malabundo, memorigas Kalomiris. La nombro de funkciuloj malaltiĝis trione, de naŭcent mil al proksimume sescent mil. La mezuma salajro estas 800 eŭroj. La salajroj malaltiĝis je 30 elcentoj kaj la aĉetpovo je 50 elcentoj, se oni konsideras la impostaltigojn.”

Sirizo ŝajnas do ĝui gravan subtenon inter la oficistoj. Ankaŭ pro historiaj kialoj. “Ekde la enpotenciĝo de la Pasok en 1981, Andreas Papandreu, tiam la ĉefministro, volis “purigi” la ŝtatan oficistaron forigante la elementojn ofte kompromititajn kun la diktatoreco de la koloneloj, diras Psarras. Li plenforte dungigis homojn proksimajn de sia partio. Tio daŭris ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj. Tiom, ke multaj oficistoj estas eksaj socialistoj, seniluziiĝintaj de la dekstra devojiĝo de la Pasok kaj hodiaŭ plene subtenas Sirizon.”

La koalicio havas kromajn apogojn pli mirigajn en la greka socio. Ekzemple, frakcio de la mastraro ne timus la enpotenciĝon de maldekstro radikala, sed pragmata. “La malabundo volata de la “triopo” estas fiasko, asertas, kun peto pri anonimeco, ĉefo de transportentrepreno. La ŝuldo ne ĉesis altiĝi, kaj la kresko estis rompita, la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj bankrotas unu post la alia. Post la kuracado per malabundo, alia kuracado por relanĉi la ekonomion, tio ne povus esti malutila por ni.” Daŭre maleblas esprimi tian analizon publike, por greka mastraro plejmulte malamika al la “ruĝuloj”. Sed la kontraŭkorupta retoriko de Sirizo, sen la klientismaj devojiĝoj, kiuj tiom malutilis al la lando, trovas apogantojn en ĉiuj sociaj klasoj.

Thierry VINCENT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La mortigoj de Parizo en la prismo de la komunikiloj

Estu liberaj, tio estas ordono

ĈIU TIMIS tion, sed neniu imagis, ke la dramo okazos tiel: vendredon, la 9-an de januaro, la piedpilkisto de Montpeliero Abdelhamid El-Kaoutari ne portas la ĉemizon “Mi estas Ĉarli” dum la prepara varmiĝo por la ludo kontraŭ la Olympique de Marsejlo. Tuj la sociaj retoj eksplodas. Invitita dimanĉon al la televido Canal Plus, la trejnisto Rolland Courbis devas pravigi sin. Tagon poste, la polemiko pufiĝas: tri ludistoj de Valenciennes akceptas vesti la faman ĉemizon nur sub la kondiĉo ke ili kaŝu la “Mi estas” per peco da glupapero. Sur la scenejo de Afterfoot, tre aŭdata programo de la radio RMC, la tono akriĝas. “Ni batalas de semajno por la esprimlibereco, klarigas la animisto Gilbert Brisbois, ni lasu ilin esprimiĝi kaj atendu iliajn klarigojn.” Furioze la ĵurnalisto Daniel Riolo intervenas: “... la esprimlibereco, tio estos la argumento de ĉiuj idiotoj por ellasi ĉiajn stultaĵojn”.

Ĉu esti aŭ ne esti “Ĉarli”? En la semajno post la masakro de ĵurnalistoj kaj desegnistoj de la satira semajnulo, poste de klientoj de koŝera superbazaro, fare de francaj ĝihadistoj, la demando serpentumas kiel pudroŝnuro de klasĉambroj al redaktejoj. “La antaŭurboj taŭzataj inter “Ĉarli” kaj “ne Ĉarli””, titolas la gazeto Le Monde (la 16-an de januaro). Sur la titolpaĝo de Aujourd’hui en France (15-an de januaro), disŝirita ŝildo “Mi estas Ĉarli” simbolas “La risko[n] de rompiĝo”. Do, ĉiu devas ne nur elekti sian tendaron, sed ĉefe akcepti la evidenton de tiu frontlinio. “Ĝuste tiujn, kiuj ne estas “Ĉarli”, necesas eltrovi, tondras la ĵurnalistino Nathalie Saint-Cricq en la televido France 2. [...] Tiujn ni devas eltrovi, trakti, integri aŭ reintegri en la nacian komunumon” (12-an de januaro). “Kun ni aŭ kun la teroristoj”: la refreno favoras la plej impresajn surscenigojn, la plej eksplodajn debatojn.

Kaj la plej fatalajn intencojn. La takfiristaj ideologiistoj revas disigi la eŭropajn naciojn inter loĝantaroj “blankulaj” konvinkitaj ke islamisma danĝero minacas ilin kaj frakcio de “islamanoj” radikaliĝintaj de la rasismo kaj de la okcidentaj intervenoj. Certe, la markiloj estas jam delonge metitaj, por ke la socio organiziĝu laŭ “valoroj” kaj identeco anstataŭ laŭ sociaj fortoj kaj interesoj; por ke fendo ĉiam pli profunda disigu salajrulojn, senlaborulojn, viktimojn de la malabundo laŭ iliaj kredoj (vidu la artikolon de Benoît Bréville). Tamen restas obstakloj. Anstataŭigi la politikan fronton per kultura alfrontiĝo premisas, ke la intelekta etburĝaro, sidanta kiel ofte inter la du seĝoj, komplete balancfalu en la reakcian tendaron. Tiu socia grupo, kiu portas siajn kontraŭdirojn kvazaŭ traŝultre, havas kun la proletoj devenaj el la enmigrado ambiguan rilaton, en kiu miksiĝas la deziro de kultura miksiĝo kaj dominemo, urba miksiteco kaj loĝeja diseco, kontraŭrasismo kaj etnocentrismo, senindulga laikeco kaj vualita nutristino. Kiel piliero de arto kaj kulturo, ĝi ludas decidan rolon en la ellaborado de sociaj reprezentiĝoj. Ĝia ekmarŝo en la milito de la kulturoj estus nur des pli grava.

Tiu strategio de streĉigo ĝuas la senvolan apogon de la komunikiloj kaj de la intelektuloj obsedataj de la reformado de la publika diskuto ĉirkaŭ alternativo: “Ĉarli” aŭ “ne Ĉarli”. Ĉesigitaj la eblecoj de “inter ambaŭ” kaj de“jes, sed”. “Tiuj relativistaj retorikoj de la eta malkuraĝo de la “sed”, ĝuste kontraŭ tio ni batalas de jaroj, klarigas s-ro Richard Malka, la advokato de Charlie Hebdo. Kaj ĝuste tion ni ne plu permeso ekde hodiaŭ” (“C dans l’air”, France 5, la 9-an de januaro 2015). Gardu vin kontraŭ tiuj, kiuj levus la embarasan demandon de la “du pezoj, du mezuroj” pri la libera komunikado de la pensoj kaj de la opinioj. “Ĉu kondamni Dieudonné kun la risko atribui liavice al li statuson de viktimo? demandas en la radio France Inter la ĉefartikolisto Thomas Legrand (15-an de januaro), dum la komedianto estas provizore arestita kaj persekutata pro terorismo surbaze de malbona vortludo. Tia demando estas demando munkena*, malfortaĵo, kulpa forlaso, platigo!” Ni memorigu: la esprimlibereco, la demokratio, la toleremo, la kuraĝo, tio estas “Ĉarlie”; la barbareco, la teroro, la fanatikeco, la maltoleremo, tio “ne estas Ĉarli”.

*  Demando ĉu cedi al ĉantaĝo por savi la pacon, okaze de la interkonsentoj de Munkeno, subskribitaj de Germanujo (tiam hitlerfaŝisma), Francujo, Britujo kaj Italujo, reprezentitaj respektive de Adolfo Hitlero, Édouard Daladier, Neville Chamberlain kaj Benito Mussolini (tiu kiel peranto), fine de la konferenco de Munkeno, okazinta de la 29-a ĝis la 30-a de septembro 1938. Notindas la planita malĉeesto de la ĉeĥoslovakia prezidanto Edvard Beneš kaj de la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio, Jozefo Stalino, kiuj ne estis invititaj. Tiuj interkonsentoj permesis al Hitlero aneksi la regionojn de Ĉeĥoslovakujo priloĝataj de germanoj (la Sudetoj) kaj tiel kondukis al la morto de Ĉeĥoslovakujo kiel sendependa ŝtato. -vl

Sed ni povas tamen veti, ke la milionoj da homoj, kiujn la anonco de la masakro emociis kaj kolerigis, ne retroviĝis en tiu dikotomeco. Kun aŭ sen ŝildo “Mi estas Ĉarli”, partopreninta aŭ ne en la gigantaj manifestacioj dimanĉon, la 11-an de januaro, multaj organe sentis la fratecon sen lasi sin trompi de la bildoj ade ripetataj de amasoj kun la franca flago kantante la Marseljezon kaj aplaŭdante la policon. Kaj la marŝantoj, kiuj kuniĝis pro la bezono unuiĝi, havis malpli homogenajn konvinkojn ol la lamentantaj procesiuloj sur la televidaj scenejoj. La grandega diferenco inter tio, kio “esti Ĉarli” signifis por la unuaj (la universalan konkordon) kaj por kelkaj aliaj (la araboj elen!) forprenis ĉian konsiston de la kategorio, se oni iomete pripensas tion. Sed ĉu eblas pripensi en reĝimo de seninterrompa informado?

Vendredon, la 9-an de januaro, ne eblis plu distingi la televidojn TF1 kaj BFM TV: rompante sian program-strukturon, la unua franca televido sendis rekte de la 10-a horo ĝis la naŭa kaj kvarono vespere; ĉe Europe 1 la speciala eldono daŭris kvar tagojn. La batalo komenciĝis ankaŭ ne poste, sed dum la evento, por fiksi ĝian sencon. Ĉe tiu ludo, la inform-komunikiloj pafas ĉiam unue, reflektante sur la kalejdoskopo de la ekranoj la spontan filozofion de siaj eldonaj direktejoj: nerezistebla gusto de ordo kaj de deco, simbolataj de la bildo de kvardek kvar ŝtataj kaj registaraj ĉefoj tre malsame demokratiaj, paradante brak-ĉe-brake. La televido France 2 opiniis nepre necesa resendi tiun sekvencon malrapide, akompanate de violonoj kaj de likvoreca piano, kun la foto de la germana ĉefministrino Angela Merkel tenere klinita sur la ŝultro de s-ro François Hollande, kun tiu ŝultro montrata kvazaŭ per orgena fermato (la 12-an de februaro).

La amaso, kiun oni montras kriaĉanta kaj vulgara kiam ĝi manifestacias por siaj sociaj rajtoj, ĝi fariĝas subite luma, estetika, laŭ la maniero de Delacroix sur la paĝo de Le Nouvel Observateur (la 11-an de januaro), kiu aktualigis Li Libereco gvidanta la popolon, aŭ edifa, kiel la foto de juna nigra knabo kun malĝoja rigardo kaj kun gluŝildo “Mi estas Ĉarli” sur la vango, kiu kontemplas la amason el la alta pozicio de la statuo de la Respubliko (Libération, 13-an de januaro) ‒ do, vizaĝo potemkina, kiu maskas la subreprezentecon de parto de la loĝantaro en la parizaj kolektiĝoj. Rekte el la centro de la mondo, la granda raportisto Etienne Monin ekstaziĝis en la radio France Info (la 11-an de januaro): “En tiu ĉi manifestacio, momento de graco, bildo luma, de beleco feli... tuj, tiu de juna paro, ŝi kun bluaj okuloj iomete malĝojaj, li de miksrasa beleco rekuraĝiga.”

Kvazaŭ en karnavalo, la omaĝo de la gazetaro mem metis ĉion en pelmelo. “Oni parolas pri memorigo de Charb, Tignous, Cabu, Honoré, Wolinski: ili prifekus tian sintenon”, furiozis la desegnisto Luz, transvivanto de la skipo de Charlie Hebdo (www.lesinrocks.com, 10-an de januaro). Ne sentemaj pri tiu rimarko, la kremo de la komentistoj honoris la malbonan guston per bonaj sentoj, priploris la anarĥiistajn karikaturistojn dum desfilo orkestrita de la ministro pri internaj aferoj kaj benita de la papo, de la NATO, la Franca Federacio de Piedpilko kaj de s-ro Arnold Schwarzenegger. Kvardek ol horojn post la kulto farita al la esprimlibereco, la gazetaro anoncis, neŝancelebla, la kondamnon je punoj de malliberejo por adoleskantinoj, ebriulo, simplanimulo kulpaj je vortaj deglitoj, kiuj falis sub la ĵus akrigitan leĝon. Oni tremas ĉe la ideo, ke la ĉefministro Manuel Valls povus malkovri la titolpaĝon de Charlie Hebdo de la 18-a de decembro 1975, kiu festis Kristnaskon per jena malmulte civitema admono: “Feku en la lulilojn. Finmortigu la kriplulojn. Mortpafu la militistojn. Strangolu la pastrojn. Kaĉigu la policistojn. Fajrigu la bankojn.”

Kompare, la muzo de la regiona gazetaro ŝajnis preskaŭ sinĝena. Vendredon la 9-an, dek ĵurnaloj afiŝas titolpaĝe la saman superskribon: “La ĉaspelo”; kaj sekvan lundon, ok same titolis: “Historia!”. Kolizio de eventoj spicas tiun celebradon de plurismo en la unuanimeco, kiam la 7-an de januaro, la “komunumo de eldonistoj” de gazetoj, konsistanta el dek mastraj organizaĵoj, deklaras solene, ke ĝi “neniam cedos al la minacoj kaj al la timigoj kontraŭ la netuŝeblaj principoj de esprimlibereco”; la saman tagon, la miliardulo Patrick Drahi, jam kunproprietulo de la gazeto Libération, konfirmas sian intencon akiri la magazinojn L’Express kaj L’Expansion.

Dum ĝuste Libération klopodas por “bandaĝi la Respublikon” (la 17-an-18-an de januaro), per konceptoj dikliteraj sed senrimedaj, pri Civitaneco, Laikeco, Edukado, Justico, ktp, la liberala ĉefartikolisto Nicolas Baverez kantis melodion bone konatan: “La nacia unueco devas esti daŭrigata por batali kontraŭ la islamismo, sed ankaŭ por realigi la ekonomiajn kaj socialajn reformojn”, nome de kiuj “la liberaligon de la labormerkato, kiu ĉie aliloke montris siajn meritojn”. (Le Point, 16-an de januaro). La gazetara liberece ja bone transvivis la atencojn.

Pierre RIMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel aparato malproksimiĝas de sia bazo

Multaj faktoroj klarigas la malfortiĝon de la Franca Komunista Partio. Ĉu la intenco adapti sian retorikon al la atendoj de la mezaj klasoj rapidigis ĝin?

JANUARO 2014. Ni alvenas al la sidejo de la Franca Komunista Partio (FKP, france PCF), ĉe la Placo Colonel-Fabien en Parizo, por peti donitaĵojn pri la membroj. Kiom da ili estas? Sed antaŭ ĉio, kiuj ili estas? Laŭ ĉiaj indikoj, la popolaj kategorioj* ĉeestas ĉiam malpli en la pinto de la organizaĵo. Sed kiel tio estas ĉe la bazo? La respondo devus esti facile akirebla. La departemento “Vivo de la partio” kolektas de la jaro 2009 la multajn informojn, kiujn la partio posedas pri siaj membroj: aĝo, sekso, loĝloko, sektoro de aktiveco ... Sed eĉ ne vorton pri la sociprofesia kategorio. Oni povas scii, ke tiu membro laboras ĉe la Ŝtata Societo de Francaj Fervojoj (SNCF) aŭ en aviada fabriko, sed ne, ĉu li estas kadrulo aŭ simpla laboristo. Tiu manko de intereso pri la socia kondiĉo de siaj membroj ilustras tendencon en la PCF, kiu efikas jam de tridek jaroj: la iam centra demando de la reprezentiĝo de la popolaj klasoj fariĝis duaranga.

*  Ĉi tie kaj en la sekvo la vorto popola estas uzata laŭ la franca en la senco de de la simpla popolo. -vl

Ekde la liberiĝo ĝis la 1970-aj jaroj, dum ĝi estis la unua partio de la maldekstro en Francujo, la FKP povis prezenti sin kiel proparolanto de la laborista klaso, ĉar ĝiaj respondeculoj plejparte devenis el la popola medio: iama ministo kiel Maurice Thorez, gvidanto de la partio de 1930 ĝis 1964; “etlegomisto” kiel lia posteulo Waldeck Rochet; bakista lernanto kiel Jacques Duclos, kandidato por la prezidant-elekto de 1969, ĉe kiu li akiris 21 elcentojn de la voĉoj. Ankaŭ sur loka nivelo estis same; antaŭ ol fariĝi urbestro de Aubervilliers inter 1945 kaj 1953, Charles Tillon estis alĝustigisto; liaj posteuloj Emile Dubois (1953-1957) kaj André Karman (1957-1984) respektive gasisto kaj frezisto. Ĉar ĝi avancigis membrojn de modesta deveno en instancojn de potenco, kiuj estis ĝis tiam rezervitaj al reprezentantoj de la burĝaro, la Komunista Partio sukcesis dum certa tempo transformi la socian vivon de la franca politika vivo. La popola karaktero de tiu organizaĵo estis tiam perceptata kiel necesa por transformi la projekton de emancipiĝo de la laboristoj en praktikojn de aktivuloj.

La bazo de la FKP estis plene frapita de la soci-ekonomiaj transformoj, kiujn la popolaj medioj spertas ekde la 1970-aj jaroj. Alfrontita al la provizoreco de laboro kaj al la evoluo de la senlaboreco, la laborista mondo perdis sian socian kunteniĝon. Tamen, la krizo de la partio ne atribueblas al hipoteza malapero de la laboristoj: tiuj estas daŭre proksimume kvarono de la aktiva loĝantaro, kaj la malkresko de la FKP-membroj estas multe pli rapida ol la erozio de la laborista klaso. Francujo havis ok milionojn ducent mil laboristojn en 1975 kaj ankoraŭ sep milionojn en 1999, dum samtempe la FKP perdis pli ol la duonon da siaj membroj, de kvincent mil al ducent mil. Krome, ĉe la laboristoj aperis novaj popolaj figuroj, precipe en la servoj, kun la multiĝo de la grupo de dungitoj. La laboristoj kaj la dungitoj restas la plimulta parto de la aktiva franca loĝantaro, sed la ŝanĝo de iliaj kondiĉoj de sia vivo (en la spaco) kaj laboro (divido de la laborkolektivoj) malfortigis ilian eniron en la politikan agadon. La malfortiĝo de la FKP tiel respegulas la profundajn socialajn kaj kulturajn ŝanĝojn spertatajn de la popolaj klasoj; ĝi esprimas la malkreskon de la laborista movado. Tiu malfortiĝo, kiu montras la elĉerpiĝon de periodo de intensa politikiĝo de la franca socio dum la “1968-aj jaroj”, klariĝas ankaŭ per la aliiĝo de la internacia ordo, speciale per la implodo de la sovetia sistemo, aŭ de la evoluo de politika reĝimo al prezidanta aŭ dupartia sistemo.

En la centro de la kvartalo La Défense: humanismo kaj demokratio

Sed tiuj eksteraj klarigoj por la partio ne sufiĉas, kaj estus reduktisma vidi la malkreskon de la FKP sub la aspekto de meĥanika, programita evoluo, el kiu oni povus tiri nenian instruon.

Por kompreni la malproksimiĝon de la FKP disde la popolaj klasoj kaj ĝian elektan katastrofon (ĝi pasis de 15,3 elcentoj ĉe la prezidant-elektoj de 1981 al 1,9 elcento en 2007), necesas analizi la evoluojn de ĝia retoriko kaj de ĝia organizaĵo. Ekde la 1980-aj jaroj kaj ĉefe de 1990, la FKP volas reprezenti jam ne nur la popolajn klasojn, sed Francujon en ĝia “diverseco”. La interpreto de la socio kiel klasoj malaperas malantaŭ temoj kiel “civitana partopreno” aŭ la restarigo de la “sociala ligilo”. Same kiel la urbo Montreuil, la komunistaj komunumoj de antaŭurboj larĝe adoptas la temon de “ekskludo” en la “kvartaloj” kaj akceptas ĝian senpolitikigan dimension.* La komunistaj elektitoj proponas “lokan demokration” supozatan kapabla surpontigi la abismon inter la politika klaso kaj la “civitanoj”.

*  Vd Sykvie Tissot: “L’invention des “quartiers sensibles” [“La invento de la “tiklaj kvartaloj””, Le Monde diplomatique, oktobro 2007.

La komenca projekto de la partio, marksisme inspirita, tiam cedis la lokon al humanisma retoriko larĝe komuna en la asocia kaj politika mondo. “Asociiĝo, kundivido, komunigo, kooperado, interveno, interkonsentiĝo: tiuj ĉi postuloj alprenas senprecedencan viglecon, lige kun la disvolvado de la teĥnologia kaj informadika revolucio kaj kompleksiĝo de la socio, la evoluo de la laboro, la bezono de civitaneco, de novaj homrilatoj kiuj respektas la aŭtonomecon de la individuoj ...”, proklamita ekzemple de la dokumento adoptita de la 24-a kongreso de 1996. Tiu kongreso, kiu decidis la “principon de la humanismo kaj de la demokratio”, de la “homa, civitana, solidara revolucio” por respondi al la fakto, ke “la tuta homa civilizacio estas en danĝero”, okazis por la unua fojo en la aferkvartalo La Défense.

Dek du jarojn poste, en la teksto proponita de la Nacia Konsilantaro de la FKP kiel “komuna bazo” por la 34-a kongreso de 2008, la vorto “laboristo” aperas nur unu solan fojon, kaj kiel socia grupo same kiel multaj aliaj: oni efektive intencas kunigi “laboristojn, teĥnikistojn, dungitojn aŭ kadrulojn, gesalajrulojn de ĉiaj kategorioj, provizoraj, intelektaj, sendokumentaj, senlaboraj, kampulaj, aŭtoroj kaj reĝisoroj, studentoj, pensiuloj, artistoj”. Per sia reĵeto de la laboristismo, asociata al stalinismo, la reprezentantoj de la FKP tendencas forlasi la prioritaton de la rolo de la laboristoj kaj de la popolaj klasoj en la politika batalo. Per tio, ke ili neglektis la pensadon pri la klasrilatoj kaj pri la organizado de la batalo fare de tiuj samaj, kiuj suferas la dominadon, ili nature havis malfacilojn konsideri la supreniron de novaj popolaj figuroj ‒ la dungitojn de la servoj kaj la idojn de enmigrintaj laboristoj precipe el Nordafriko.

La klopodoj renovigi la francan komunismon pasas tra transformado de la organiz-modeloj de la partio. La sistemoj de elektado kaj de formado de kadruloj el membroj de popola deveno estas forlasitaj en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj sub la efiko de la malkresko de la membronombro, sed ankaŭ pro kritiko al la aŭtoritatecaj praktikoj de la demokratia centrismo (vd Tiraneco de ne ekzistanta strukturo). La lernejoj [de la partio, -vl] ekzemple malaperis aŭ perdis sian funkcion de popola edukado. La “politiko de kadruloj” ‒ sistemo de formado, kiu favoris la laboristajn membrojn de la entreprenoj ‒ iom post iom malaperis. Por la renovigo de la partio oni de tiam diskutis precipe pri la juniĝo kaj viriniĝo. Kiam temis pri “miksiteco”, tiam oni neniam emfazis la prioritaton al membroj el la popolaj klasoj.

Al la partiaj funkciuloj laboristdevenaj, formitaj en la lernejoj de la partio, postsekvis respondeculoj kies kariero (lerneja, profesia kaj komunista) estas dense ligita al la mondo de la teritoriaj kolektivaĵoj. Do, la nuntempa komunismo restrukturiĝas kaj vivas nun ĉirkaŭ tiuj lokaj administracioj kaj ne, kiel antaŭe, ĉirkaŭ sindikataj retoj. En 2013, el ĉiuj membroj listigitaj en la departemento “Vivo de la partio”, 75 elcentoj indikas, ke ili laboras en la publika sektoro, el kiuj 13 elcentoj en teritoria kolektivaĵo. Kaj same pri la pinto de la aparato. La lasta nacia gvidanto, kiu venis el funkcioj en la sindikato Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT laŭ la franca), estis Georges Marchais: laŭ sia profesio, alĝustisto, li estis sindikata respondeculo en la metalurgia sektoro antaŭ ol okupi la pinton de la partio en la jaro 1994. Liaj posteuloj estis ligitaj kun la mastrumado de lokaj kolektivaĵoj. S-ro Robert Hue estis la unua urbestrarano kiu fariĝis nacia sekretario de la PCF, en 1994; li estis tiam urbestro de Montigny-lès-Cormeilles, ĝenerala konsilanto, regiona konsilanto kaj antaŭ ĉio prezidanto de la Nacia asocio de komunistaj kaj respublikanaj delegitoj. S-ino Marie-George Buffet postsekvis lin en 2001. Ŝi estis unue dungito ĉe la urbodomo de Plessis-Robinson antaŭ ol fariĝi vicurbestro en alia distrikto, poste elektita en la regionan konsilantaron de Ile-de-France.

Kiam la novaj gvidantoj de la FKP venas el sindikatismo, tiam temas pri sindikatismo studenta. S-ino Buffet estis membro de la nacia oficejo de la Nacia Unio de Studentoj de Francujo (UNEF). S-ro Pierre Laurent, nacia sekretario de la PDV ekde 2010, gvidis la Union de Komunistaj Studentoj (UEC). Diplomita pri ekonomiaj sciencoj ĉe la pariza universitato Sorbonne, tiu iama ĵurnalisto kaj redakta redaktisto de la FKP-gazeto L’Humanité simbolas la potencon de la familia engaĝiĝo en la nuntempa komunismo. Filo de Paul Laurent, deputito kaj kadrulo en la aparato en la 1970-aj kaj 80-aj jaroj, li estas ankaŭ frato de s-ro Michel Laurent, alia nacia gvidanto, kiu respondecis pri la federacio de Seine-Saint-Denis. La novaj gvidantoj fariĝas komunistoj pli per loka heredo kaj per familia fideleco ol per spertado de la malegalecoj en la laborloko.

La serĉadoj de fontoj de financado fare de la funkciuloj, kiuj jam ne povas esti pagataj de malkreskanta partio kaj kiuj provas esti salajrataj per elektopostenoj, klarigas ankaŭ la evoluon de la FKP. En 2013, laŭ la financraporto prezentita al la kongreso, la kontribuado de la elektitoj estis 46 elcentoj de la tutaj resursoj de la partio (kontraŭ 26 elcentoj de la Socialista Partio kaj 3 elcentoj de la Unio por Popola Movado). Tiel, ĉie en Francujo, la komunistaj gvidantoj estis alvokitaj eniri en elektitajn asembleojn. Ĝis nun ekzistis klara distingo inter la respondeculoj de la aparato kaj la elektitoj, ĉe kio la unuaj estis taskitaj “superrigardi” la duajn por eviti ties “eminentuliĝon” kaj por certigi la viglecon de la membraj retoj. Nu, la departementaj respondeculoj de la partio estis petataj eniri en siajn regionajn konsilantarojn ekde 1998. Danke al alianco kun la Socialista Partio (PS), multaj ricevis respondecajn funkciojn en la plenum-organoj de sia regiono. La eminentuliĝo per elekto de la aparataj kadruloj estas survoje.

La fakuloj pri komunikado stiras dum elektokampajnoj

S-RO HUE volis en 1995 liberigi “el ĉia suspektema “kuratoreco” de la partio la elektitojn, kiuj ricevis sian mandaton ne nur de la komunistoj, sed de la universala voĉdonado”.* De tiam, la naciaj gvidantoj povas mem senvalorigi la resursojn de la membroj profite al la elektitoj kaj la mastrumaj eksperimentoj. Surloke la membroj vidas sian rolon malkreski, kaj la agado por la elektoj fariĝas antaŭranga. La novaj aliĝintoj ne restas longe simplaj membroj, sed estas rapide petataj kandidatiĝi ĉe la urbaj elektoj, kun la sekvo, ke la loka agado malfortiĝas ‒ tiom pli ke la elektitoj, kiuj plurigas mandatojn, rapide neglektas la kunvenojn de la partio. En la sidejoj de la departementaj federacioj de la partio, la ĉeesto de la membroj neniiĝas, la kunvenoj okazas antaŭ la 18-a horo, kaj la “libervolaj” membroj lasas la lokon al profesiuloj (funkciuloj, kunlaborantoj de grupoj de elektitoj, administra personaro ktp), kiuj malĉeestas semajnfine.

*  Robert Hue: Communisme: la mutation, Stock, Parizo, 1995.

Nu, la elektitoj havas siajn proprajn zorgojn. Por prepari la venontan elektokampanjon ili dungas fakulojn pri komunikado; pro la kreskanta teĥnikiĝo de la loka agado, ili ĉirkaŭigas sin per kadruloj de publika mastrumado.* Ili povas neglekti la komunikadon kun la membroj aŭ asocioj profite al tiu kun profesiuloj, kiuj al ili socie pli similas. Rezulto: la socia universo de la komunistaj elektitoj estas alia ol tiu de iliaj “mastrumatoj”, kaj la popolaj kategorioj ludas pli malfortan rolon en la loka politika vivo.

*  Vd Fabien Desage kaj David Guéranger: “Rendez-vous manqué de la gauche et de la politique locale”, Le Monde diplomatique, januaro 2014.

Tiu malproksimiĝo de la komunistaj respondeculoj disde la sociaj grupoj, kiujn ili estas taskitaj defendi, tuŝas la praktikan agadon de la aktivuloj. Dum longa tempo la FKP impulsis politikan societemon, ampleksan en la teritorioj, kie ĝi estis bone enradikiĝinta (la “ruĝaj antaŭurboj”, certaj kamparaj komunumoj ...). Ĝiaj membroj animis tutajn organizaĵojn “amikajn” (Unuiĝo de francaj virinoj, Nacia konfederacio de luantoj, pacmovado, Sporta kaj gimnastika federacio de laboro, ktp), sed ankaŭ kvartalajn aŭ entreprenajn ĉelojn. Dum la 1980-aj kaj 90-aj jaroj, tiom kiom la bazo de membroj malkreskis kaj la respondeculoj centriĝis al la elektaj defioj, la loka agado de la KPF pli kaj pli limiĝis al agadoj de asocia speco. La ĉefaj amas-agadoj estas nun dediĉitaj al organizado de festaj kaj memoraj kunvenoj, kiel la tradiciaj bankedoj de la 1-a de majo aŭ de la 14-a de julio [la datreveno de la Franca Revolucio, la nacia festo en Francujo -vl].

Prenita en la kaptilo de la dekstriĝo de la socialista aliancano

La komunistoj iel tiras la instruon de la malpli granda influo de la iamaj politikaj kunvenoj, tiom pli ke tiu festa dimensio estis tradicia forto de la franca komunismo, kiel la daŭra sukceso de la Festo de L’Humanité trans la membroj de la partio. Tiel, sur loka nivelo, la societemo ĉirkaŭ festaj renkontiĝoj perdas sian politikan karakteron, ĉar la asocioj kaj la urbaj organizaĵoj anstataŭas la partion en la organizado. En la vilaĝo Treban (en la departemento Allier) ekzemple, tri instancoj iom post iom anstataŭas la FKP en la loka animado: la Laika amikaro, la Festkomitato kaj la Triaaĝa klubo. La membroj, kvindeko en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, estas jam nur deko en la 1990-aj jaroj, precipe pensiiĝintaj kampkulturistoj. Ili kunvenas nur unufoje jare, dum la ricevo de la membrokartoj el la manoj de la urbestro ‒ pensiiĝinta instruisto ‒ kaj lia edzino. La daŭra malkresko de la nombro da kampaj kaj industriaj laboristoj, la seniluziiĝoj pri la partopreno de la FKP en la registaro (unue en 1981-1984, poste en 1997-2002), la fino de Sovetunio: tutaĵo de procezoj kontraŭagas la daŭrigon de la organizaĵo, en kiu tamen pluraj generacioj da komunistoj sinsekvis ekde la 1920-aj jaroj. Pro manko de novaj membroj, la urbestraro, komunista ekde la tempo inter la du mondmilitoj, fine perdiĝis en la jaro 2001.

La FKP-elektitoj en tiu regiono centrigas sian politikon al temoj de asocia vivo: al la “ruĝa citadelo” sekvas komunumoj plej efikaj pri animado kaj progresigo de la asocia vivo, sen referenco al defendo de popola aŭ politika identeco. En la ĉefartikolo de la urba gazeto de Bourbon-l’Archambault (du mil kvincent loĝantoj) de la jarkomenco de 2014, la komunista urbestro dankas “la burbonan asocian mondon kaj la lokajn ekonomiajn agantojn, [kiuj] laboris por defendi kaj disvolvi la lokan agadon [...]. Ĉu komercistoj, metiistoj, kampkulturistoj, entreprenĉefoj, membroj de liberaj profesioj, salajruloj aŭ oficistoj de la administracio, pensiuloj aŭ simple civitanoj, la loĝantoj de nia komunumo meritas dankon kaj kuraĝigon.”

Sur la praktika nivelo, la klasbatala temaro perdas sian centran pozicion por la membroj kaj iom post iom cedas la lokon al multaj celataj bataloj: distribuado de la riĉaĵoj, feminismo, medio, diverseco, tutmondiĝo. Jam temas malpli pri engaĝiĝo en la FKP nome de estonta socialisma socio ol aliĝo al certaj laŭtemaj retoj (edukado, enmigrado, Eŭropo, ktp), kiuj disvolviĝas kun apartaj komitatoj kaj apartaj manifestacioj. La membroj elektas kampojn, en kiuj ili engaĝiĝas, sen nepre rekoni sin en la tuta partia mesaĝo. Tiu segmentiĝo de la engaĝiĝo kontrastas kun la centra loko, kiun la partio kaj la marksisma ideologio okupis en la komunista universo. En tiaj kondiĉoj, certaj laboristaj aktivuloj engaĝiĝas en la sindikato CGT, sed forturnas sin de la FKP; aliaj, ofte pli diplomitaj, partoprenas en la agadoj de la Asocio por impostado de financaj transigoj kaj por civitana agado (Attac); aliaj dediĉas sin ekskluzive al siaj taskoj de loka elektito. La partio pli kaj pli perdis sian centran pozicion en la retoj de aktivuloj de la maldekstro de la Socialista Partio.

Tamen, post longa periodo de letargio kaj de maljuniĝo, en la lastaj jaroj okazis ia renoviĝo de la membroretoj. Unue, dum la venka kampanjo kontraŭ la eŭropa konstitucia traktato de 2005, poste en la kadro de la Maldekstra Fronto, la elekta koalicio starigita en 2008 inter la FKP kaj aliaj maldekstraj organizaĵoj. Por la unua fojo de 1980 la membronombro anoncita de la direkcio stabiliĝis ĉirkaŭ sepdek mil membroj,* kaj la parto de la membroj pli junaj ol 30-jaraj iomete altiĝis. La prezidantkampanjo de 2012 tute aparte remobilizis la komunistan membraron. Ĉe tiu okazo la FKP subtenis s-ron Jean-Luc Mélenchon, la respondeculon de la Partio de la Maldekstro (PG), kiu atingis 11,1 elcentojn de la voĉoj. Tiu, eksa socialisto, kaŭzis ian radikaliĝon de la retoriko kun reveno al la temaro de sociaj antagonismoj, dum la antaŭaj kampanjoj estis markitaj de eŭfemismigo de komunistaj kaj kontraŭkapitalismaj referencoj.

*  La nombro de membroj, kiuj akurate pagis siajn kotizojn, estas pli preciza ol la cent tridek mil anoncitaj “transdonitaj membrokartoj”.

Kvankam la strategio de la Fronto de la Maldekstro bremsis la elektan malkreskon de la FKP ĉe la prezidantelektoj en 2012, kaj la eŭropaj elektoj de 2009 kaj 2014, la malkresko daŭris ĉe la parlamentaj (2012) kaj distriktaj (2014) elektoj, do ĉe voĉdonadoj, en kiuj la FKP estis pli ol la Fronto de la Maldekstro en la unua linio. Tiu strategio klare montris la problemon de la influo de la elektitoj en la komunista aparato kaj ilian dependecon de la Socialista Partio. La Fronto de la Maldekstro ja impulsis moviĝon, kiu malbone kongruas kun la daŭrigo de la klasika formo de unio FKP-PS. La distriktaj elektoj de marto 2014 cetere vekis tre fortajn streĉiĝojn inter la FKP kaj la PG ‒ tiu lasta favoris aŭtonomajn listojn de la PS en la grandaj urboj jam por la unua baloto. Ili kaŭzis ankaŭ kontestojn interne de la FKP de novaj membroj, kiuj kontraŭas daŭrigon de alianco kun la PS. Sed, por la elektitoj kaj por konsiderinda parto de la FKP-gvidantoj, konservi la komuniste mastrumatajn komunumojn kun la subteno de la PS kaj la postenojn de vicurbestro en la ceteraj urbodomoj de la unuiĝo de la maldekstro restas antaŭranga, riske de ‒ laŭ iuj ‒ nutri la malrapidan malkreskon de la aktiva membraro.

La ekvilibro ŝajnas por la membroj esti malfacile trovebla. La lokaj elektitoj nerefuteble ebligis daŭrigi certan influon de la FKP, dum ties nacia influo kolapsis. En la pasinteco, la komunistaj urbestraroj estis krome la kreantoj de la enradikiĝo de la FKP en la popolaj medioj: kiel apogejoj por la disvastigo de la ideoj ili estis praktikaj bazoj de komunista organizado kaj de rezistado al la politikaj kaj sociaj elitoj. Pli ol la bolŝevismiĝo de 1924-1934, la kompromisoj de la “urba komunismo” same kiel la strategio de la Popolfronto de Alianco kun la socialista malamika frato favoris la ankriĝon de la FKP en la “simpla” popolo. Tamen, en la nuntempa kunteksto de dekstriĝo de la PS, de profesiiĝo de la teritoriaj kolektivoj kaj de malforteco de la membraj retoj, tio, kio estis forto por la FKP, povas kelkfoje fariĝi bremso por ĝia renoviĝo.

Julian MISCHI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tiraneco de ne ekzistanta strukturo

En majo 1970, la usona feminista aktivulino Joreen Freeman, kiu engaĝiĝis en sociaj movadoj, faris prelegon, en kiu ŝi prilumis kelkajn malhelpojn por la kolektivoj, kiuj volas emancipiĝi el la hierarĥiaj strukturoj de la tradiciaj partioj. En januaro 2014, ŝia teksto reakiris la intereson de la defendozono (ZAD, laŭ la franca) de Notre-Dame-des-Landes, kiu eble alfrontis similajn malfacilaĵojn.

Male al tio, kion ni emus kredi, ne ekzistas kolektivo sen strukturo. Kia ajn homa grupo fine ĉiam strukturiĝas. Ĝia organizaĵo povas montriĝi pli aŭ malpli fleksiĝema, varii en la tempo kaj distribui la taskojn, la resursojn kaj la povon pli aŭ malpli egalece. Sed ĝi firmiĝas sendepende de la kompetentoj, de la personeco aŭ de la intencoj de la koncernataj personoj: temas pri fenomeno neevitebla, ĉar ni estas individuoj kun talentoj, dispozicioj kaj karieroj variaj. Por foresto de strukturo necesus, ke ni rifuzus kontaktiĝi inter ni, do sensencaĵo por homaj grupoj.

La espero krei grupojn sen strukturo similas do al tiu disponi pri objektiva informo [...] aŭ agi en libera ekonomio; la ideo de grupo, kiu funkcias surbaze de “lasi fari” ŝajnas same realisma kiel tiu de socio organizita ĉirkaŭ la sama principo. La ambicio donas fakte vualekranon, malantaŭ kiu la povuloj kaj la bonŝanculoj trudas sian hegemonion, kiun neniu pridemandas. Tiu dominado enradikiĝas tiom pli facile, ĉar la formala ambicio rezigni pri la strukturoj ne malebligas ilian neformalan aperon. Same la principo de “lasi fari” ne malpermesas al la dominantaj sektoroj de la ekonomio decidi pri la salajroj, la prezoj kaj la distribuado: ĝi kontentiĝas per la malebligo ke tion faru la ŝtato. La foresto de strukturo kaŝas la povon kaj, en la feminista movado, la ideo aparte logas tiujn personojn, kiuj povas plej bone profiti ĝin, sendepende de ĉu ili konscias tion aŭ ne.

Por ke ĉiu povu havi la eblecon aktivi en grupo [...], la reguloj de decido devas esti travideblaj, kaj tio eblas nur, se ili estas formaligitaj. [...] Do, la demando ne estas: elekti inter strukturo kaj foresto de strukturo, sed inter strukturo formala kaj strukturo neformala.

Joreen FREEMAN.

Fonto: jofreeman.com (elangligo al la franca de Le Monde diplomatique.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Atencoj de Parizo, la ŝok-ondo

La vojoj de radikaliĝo

Kun impresa akcelo, la parizaj murdoj kaj la amasa mobiliziĝo, kiu sekvis, subite elstarigis du dinamikojn, du kontraŭajn analizojn. Unu proponas intensigi la bombadojn kaj, nome de sekureco, oferi kelkajn publikajn liberecojn. La alia preferas insisti pri la ŝanĝiĝoj de la mondo, identigi la kaŭzojn de socia diseriĝo, kaj esplori la evento-ĉenojn, kiuj kondukis al la atencoj.

Post la stuporo de la atencoj, kiam disiras la indigno- kaj senpotenco-sentojn, kaj kiam la ĉagreno revenas al la ĉirkaŭaĵo de la viktimoj, restas obsedanta demando. Kial, en paco-kunteksto, junaj francoj kapablis ataki tiel perforte individuojn elektitajn pro siaj opinioj, sia supozata religia kredo aŭ pro la portata uniformo? De la murdoj faritaj de Mohamed Merah en marto 2012, ĝis tiuj de la 7-a, 8-a kaj 9-a de januaro 2015, pri kiuj la Kouachi-fratoj kaj Amedy Coulibaly postulas la respondecon, kaj la atako de la juda muzeo de Belgujo, la 24-an de majo 2014, pri kiu estas akuzata s-ro Mehdi Nemmouche, ne malpli ol dudek ok homoj mortis sub la kugloj de la murdistoj.

Kion oni scias pri ĉi-lastaj? Kvankam nekompletaj, la informoj kolektitaj de la gazetaro ebligas havi ideon pri iliaj sociaj kursoj. Unue, ili spertis fruajn kaj trudajn intervenojn de sociaj servoj kaj infan-juĝistoj. Iliajn familiajn ĉirkaŭaĵojn oni taksas netaŭgaj aŭ mankaj; periodoj de restado en infan-hejmoj kaj en anstataŭa familio karakterizas la infan- kaj adolesk-aĝon de plej multo el ili. Ilia lerneja kurso ŝajnas ankaŭ respondi al tiu de la malplej kvalifikitaj partoj de la popolaj medioj, kion montras la orientado al la teknikaj metilernadoj (CAP, BEP aŭ profesia bakalaŭro) — kiujn ili ne nepre finos — hodiaŭ kiam bakalaŭro fariĝis minimuma referenca diplomo.

Tiu lerneja relegacio foje trovas kompenson en strat-soci(et)emo (la mondo de la bandoj) kaj la etaj malordoj, kiuj ilin akompanas*. Kontraŭleĝaj agoj (kiel ŝtelo de aŭto aŭ skotero, stirado sen licenco), ligitaj al honoro (ekzemple perfortaj kvereloj aŭ insultoj) aŭ al akaparo (kiel prirabado, agresoj aŭ perfortaj ŝteloj) sufiĉe frue altiras atenton de la polico kaj juĝistoj. Post pluraj aferoj, Merah, Coulibaly kaj M.Nemmouche estas enprizonigataj la unuan fojon kiam ili estas deknaŭjaraj. Post ilia eliro, novaj deliktoj nuligas la prokraston de la punoj kaj plilongigas ilin: inter sia 20-jariĝo kaj 30-jariĝo, ili pasigas multan tempon en prizono.

*  Vd. Gérard Mauger, Les Bandes, le milieu et la bohème populaire, Belin, Parizo, 2006, kaj Marwan Mohammed, La Formation des bandes. Entre la famille,l’école et la rue, Presses universitaires de France, Parizo, 2011.

Kreskintaj en provinca urbeto en Corrèze, la Kouachi-fratoj ŝajne restis ekster tiu-speca sociemo, kaj pli malfrue venis al elturniĝemo de etaj deliktoj (kie kaŝo kaj vendo de stuporigaj produktoj (drogoj) kunekzistas kun nestabila dungo aŭ nigra laboro), okaze de ilia instalado en la pariza regiono, komence de la 2000-aj jaroj. Tamen, Chérif spertis preventan malliberigon de 2005 ĝis 2006, estante 23-jara, pro sia partopreno en organizado de transporto de volontuloj al Irako. Tiuspeca engaĝiĝo estas komuna al la kvin homoj.

Ĉiuj aliĝas al vizio de islamo, kie kunekzistas heroaj batalantoj (muĝahedino), gloraj agadoj kaj foraj scenejoj de konfliktoj. Cetere, pluraj el ili vojaĝas al tiuj foraj landoj (Sirio, Pakistano, Afganujo, Jemeno). La propagando, la predikoj kaj inicaj restadoj provizas ilin per relative simpla interpretado de la mondo, kiu kunigas en kohera tuto ilian konkretan sperton de la dominado, tiujn, kiujn eksperimentas aliaj popoloj (en Malio, Ĉeĉenujo, Palestino, ktp.) kaj grandan civilizacian rakonton, kiu montras la judojn kaj la nekredantojn kiel respondeculojn de ĉiuj tiuj malbonoj. Tiu kompreno de la religio estas des pli facile akceptita, ke ĝi estas samtempe ekkonsciiĝo (pri sia situacio) kaj liberigo (ĝi proponas al ilia ribelo pli “altan” kaj universalan idealon ol la simplan deliktecon kaj marĝenecon).

La relativa simileco de iliaj kursoj jam estigis klasifikan furiozon de iuj fakuloj, kiuj ne hezitas anonci la naskiĝon de “lumpen-terorismo” aŭ de “gangsterorismo”. Tamen, kio ajn pensas tiuj apostoloj de la krimoscienca analizo, tiuj karakterizoj ne ŝajnas tre apartaj. Ili respondas, iel ajn, al tiuj de la “generacio de la suburbaj kvartaloj” al kiu ili apartenas (ĉiuj naskiĝis en la 1980-aj jaroj), markitaj de malaliĝado, malfaciligo de aliro al senkvalifika laboro, de la spaca segregacio kaj de la policaj kontroloj, etnigado de la sociaj rilatoj kaj la malkresko de la politikaj mobilizoj portitaj de iliaj gepatroj (Vd artikolon “Islamofobio aŭ proletofobio?”)

Kiam tiuj karakterizoj estas tiom komunaj, ne la ag-plenumo (acting out) devus mirigi, sed ja ĝia malofteco... Oni do ne povas limigi sin al la serĉado de antaŭ-kialoj aŭ al la pristudo de la pravigoj. “Se radikaligo estas procezo, klarigas la politikologoj Annie Collovald kaj Brigitte Gaïti, tiam necesas sekvi ĝin antaŭ ol povi ĝin klarigi. Estas do la paso de “kial” al “kiel”*.” Ne estas dubo, ke la admonoj de ĝihadista estro frapi Francujon, Okcidenton aŭ la judan komunumon inspiras la aspirantojn al ribelado; sed ili neniam estas la motoro de ilia agoplenumado. “Tiu fina decido estas la lasta de longa serio de antaŭaj decidoj, inter kiuj neniu — kaj jen la centra punkto — ŝajnis en si mem stranga”, memorigas la sociologo Howard S. Becker*. Sammaniere kiel la usona historiisto Christopher Browning, kiu montris — en tio, kio estas verŝajne la plej bonaj verkoj pri radikaliĝo*, - tra kiuj mekanismoj (konformismo sine de la grupo, la “malpersonigo” de la viktimoj, ktp.) “ordinaraj homoj” apartenantaj al la 101-a rezerva bataliono de la germana polico transformiĝis inter julio 1942 kaj novembro 1943 en malvarmajn ekstermantojn, necesus povi retrovi la seriojn de sinsekvoj propraj al la vivo de la aŭtoroj de la atencoj kaj al la mondoj en kiuj ili evoluas.

*  Annie Collovald kaj Brigitte Gaïti (sub la dir. de), La Démocratie aux extrêmes. Sur la radicalisation politique, La Dispute, Parizo, 2006.
*  Howard S. Becker, Les Ficelles du métier, La Découverte, Parizo, 2002.
*  Christopher R. Browning, Des hommes ordinaires, Les Belles Lettres, Parizo, 1994.
Eblas spuri la genealogion de la parizaj atencoj ekde la alĝeria interna milito

Unue, la maniero realigi la atencojn enkadriĝas en la kontinueco de antaŭaj formoj de delikto, kiujn iuj el ili spertis. Ŝteli aŭtojn, akiri armilojn, uzi ilin ekzemple kadre de perforta ŝtelado, estas kompetentoj kaj agmanieroj adapteblaj al aliaj situacioj. La disvolvado de la atakoj ankaŭ spegulas la konstantecon de tiaj praktikoj: la preparaj indikoj restas proksimumaj; la fuĝplanoj limiĝas je rehejmeniĝo; kaj, se tio estas neebla, ŝajnas ke ne ekzistas alia solvo ol sencela vagado. La memrego por konduki la atencon kaj lerteco por rapida stirado por rapide eliri, ŝajnas la nuraj postulataj kvalitoj. Eĉ la martira morto, pafante al policanoj strange supermetiĝas al tiu de Scarface, enkarnigita de Al Pacino en la filmo de Brian de Palma, modelo de multaj junuloj de la suburbaj kvartaloj, aŭ ankoraŭ al tiu de la perforta ŝtelisto Jacques Mesrine, pri kiu Merah legis la biografion kelkajn semajnojn antaŭ sia morto. La familiareco de tiuj agmanieroj kaj ilia legitimeco en la rigardo de tiuj, kiuj uzas ilin, estas grava etapo por kompreni kiel ili poste povas disvolviĝi al aliaj celataj viktimoj, eĉ se tio resta nesufiĉa. Tiel, la volo de Coulibaly “mortigi policanojn”, dum la fratoj Kouachi atakis Charlie Hebdo verŝajne povas esti ligita al lia malamo de institucio, kiu mortigis sub liaj okuloj lian plej bonan amikon, Ali Rezgui, en septembro 2000, kiam ambaŭ viroj estis ŝarĝantaj ŝtelitajn motorbiciklojn en kamioneton.

Due, tiu politika perforto ne ekaperas el nenio. Eblas desegni ĝian genealogion ekde la alĝeria interna milito. La konflikto, kiu komenciĝis en decembro 1991 per la nuligo de la elektoj, en kiuj gajnis la Islama Fronto de Savo (IFS), estis ege perforta. Ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj, la intensegaj alfrontiĝoj inter la armeo kaj la Armitaj Islamistaj Grupoj (AIG) estigis plurajn dekmilojn da mortintoj kaj kaŭzis delokadon kaj ekzilon de homamasoj. Tiu tragika situacio ne indulgis la alĝeriajn familiojn instalitajn en Francujo, al kiuj apartenas same Merah kaj Nemmouche, kiel la fratoj Kouachi. S-ro Abdelghani Merah, pliaĝa frato de Mohamed, ja rakontis iliajn somerajn feriojn en Oued Bezzaz, kie la patra familio apogas la AIG, elmontras armilojn kaj kelkfoje “senkapigitan ĝendarmon aŭ civilulon”. Ii ankaŭ klarigis la premojn faritajn dum tiu periodo de unu el liaj tuluzaj onkloj por ke liaj fratinoj “ĉesu viziti la lernejon, vestu sin per la islama vualo kaj restu hejme”*. En la franca kunteksto, tiuj religiaj ordonoj povas esti samtempe memorigo pri aŭtoritato por tro emancipitaj infanoj (pri siaj amuzoj, siaj amikecoj aŭ sia vest-maniero) kaj apogo pli rekte politika al la armitaj grupoj. Kiel tiu de s-ro Djamel Beghal, prezentita kiel la inspiranto de Cherif Kouachi kaj de Coulibaly, renkontita en la prizono Fleury-Mérogis en 2005. Naskita en 1965, li partoprenas en la subtenaj retoj de la AIG en Francujo, kio kaŭzas lian areston en 1994. Kun Coulibaly kaj Cherif Kouachi, li estas inter la 14 homoj suspektitaj esti preparintaj en 2010 la eskapon de s-ro Smaïn Aït Ali Belkacem, unu el la eksplodigistoj de la atencoj de 1990. En prizono, Kouachi laŭdire ankaŭ kontaktis s-ron Farid Melouk, ankaŭ kondamnita pro sia loĝistika subteno al tiuj atakoj.

*  Abdelghani Merah, Mon frère, ce terroriste, Calmann-Lévy, Parizo, 2012.

Tra tiuj renkontiĝoj okazas ligo inter diversaj generacioj de aktivuloj de la politika islamo. Ĝi enkadrigas la engaĝiĝon en pli longa historio, markita de rimarkindaj faroj, malvenkoj kaj reorientigoj*. En 1995, la AIG ankoraŭ povis esperi trafi militan kaj politikan venkon en Alĝerio. La bomboj metitaj en la parizaj transportrimedoj celis do devigi la francan registaron limigi sian subtenon al la militista reĝimo. Kelkajn jarojn poste, tiuj opcioj malproksimiĝis. La AIG estis venkitaj kaj la salafisma Grupo por predikado kaj batalo, kreita en 1998, kadukiĝis sub la batoj de la armeo. Tiu politika kaj teritoria malfortiĝo verŝajne klarigas ĝian aliĝon al Al-Kaido en 2007, laŭ la nomo “Al-Kaido en la Islamisma Magrebo”, kaj strategi-ŝanĝon. De tiam la organizaĵo koncentriĝas al izolitaj operacioj en Saharo, aŭ en Malio kaj Niĝero (kiel ekzemple la forrabado de okcidentuloj). Por la aktivuloj vivantaj en Francujo aŭ en Eŭropo, la kontinueco de la afero uzas do vojojn malsamajn kompare kun tiuj de la pliaĝuloj. Ĝi fojfoje trairas tra kromvojo — kaj foje ekvojaĝo — al tio, kion la Informaj Servoj nomas la “teroj de ĝihado” aŭ tra la paso al la propagando per agoj.

*  Similaj mekanismoj estas observeblaj ĉe aliaj kontraŭleĝaj movadoj. Vd “Sur les sentiers escarpés de la lutte armée”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2011.

Tiu agadmaniero estis adoptita de la anarĥiistoj ĉe la Konferenco de Londono en 1881. Ĝia principo estas simpla: la popolribelaj agoj (atencoj, murdoj, sabotado, reuzado...) “estas la propaganda rimedo la plej efika kaj la sola, kiu povas eniri ĝis la plej profundaj sociaj tavoloj kaj altiri la vivofortojn de la homaro en la lukton*. Uzata ĉie en Eŭropo, en Usono kaj en Rusujo, ĝi frapas same registarojn, policanojn, juĝistojn, religiulojn, politikajn kontraŭulojn kiel anonimajn “burĝojn”. Ĝi celas samtempe puni respondeculojn (de juĝoj, torturoj, ktp), venĝi kamaradojn aŭ elimini simbolojn, por veki la amasojn. Cent tridek jarojn antaŭ Inspire, la magazino de Al-Kaido en la araba duoninsulo, alvokanta al la murdo de Stéphane Charbonnier, alinomata ‘Charb’, gazetoj kiel La Révolution sociale (La socia Revolucio), La Lutte (La Lukto), Le Drapeau noir (La nigra Flago) malfermis rubrikojn “Sciencaj Studaĵoj”, “Kontraŭburĝulaj Produktoj” aŭ “Scienca Arsenalo”, dediĉitaj al fabrikado de bomboj. En 1884, Le Droit Social eĉ lanĉas monkolekton “por aĉeto de la revolvero, kiu venĝu la kamaradon Louis Chavez” mortigita de la ĝendarmoj.

*  Letero de Carlo Cafiero kaj Errico Malatesta al la Ĵurasa Federacio, publikigita en la Bulletin de la Fédération jurassienne, n-ro 49, Sonvillier (Svislando), 3-a de decembro 1876.
Se la propagando per agoj sukcesis allogi kelkajn, ĝi tamen neniam mobilizis homamasojn

Bedaŭrinde por ĝiaj disvolvantoj, la propagando per agoj tamen ne entuziasmigis la amasojn. Iuj faroj povis esti konsiderataj pozitive, sed ili ne mobilizis. Male, ili eĉ estigis distanciĝon de la laborista mondo rilate al la anarĥiismaj movadoj, dum senkompata subpremo falegis sur ilin. Tiom, ke tiu strategio estis forlasita ekde la komenco de la 20-a jarcento, profite al pli kolektivaj agoj. Poste, ĝi estis uzata, same malsukcese, de ekstremdekstraj movadoj (Action directe en Francujo, la Ruĝarmea Frakcio en Germanujo, la Ruĝaj Brigadoj en Italujo, sed ankaŭ de ekstremdekstraj grupoj (kiel la Organizo de la Sekreta Armeo [OAS], Timothy McVeigh, ekzekutita en Usono pro la atenco de Oklahomaurbo en 1995, aŭ s-ro Anders Behring Breivik, respondeca pri la amasmurdo de Utoya en Norvegujo en 2011).

La “terorisma rilato” ne koncernas du, sed tri partoprenantojn

La murdoj, kiuj lastatempe emociigis Francujon konfirmas tiun regulon. Malgraŭ la ordonoj de Coulibaly al siaj “islamaj fratoj” en postmorta filmeto (“Kion faras vi kiam ili ripete insultadas la profeton? Kion faras vi kiam ili amasmurdas tutan loĝantaron? Kion faras vi, kiam, fronte al via hejmo, viaj fratoj kaj fratinoj esta malsategaj?”), tiuj amase rifuzas agadojn kies flankaj viktimoj ili estas, se juĝi per la atakoj de moskeoj, la detruoj de kultejoj kaj la korpaj agresoj kiuj ilin sekvis. La politikaj respondeculoj ŝajnas miskoni la lecionojn de historio, kiam ili faras militemajn diskursojn, kiel la ĉefministro s-ro Manuel Valls, kiu ekkrias en la Nacia Asembleo, la 13-an de januaro 2015: “Jes ja Francujo estas militanta kontraŭ terorismo, ĝihadismo kaj radikala islamismo.”

Unue la situacio, kvankam tragika, ne estas milito. Ĝi restas sub rego de la policaj servoj kaj de la jurisdikciaj aŭtoritatuloj. La aŭtoroj kaj ties komplicoj estis rapide malhelpitaj agi aŭ arestitaj, kaj oni povas legitime pensi, ke okazus same, se aliaj similaj agoj okazus. La nula risko neniam ekzistis, eĉ en la reĝimoj la plej policemaj (kiel la Ĉilio de Augusto Pinochet aŭ la Hispanujo de Francisco Franco).

Due, la militeca diskurso antaŭsupozas polarizon, ĉar ĝi baziĝas sur mobilizo de ĉiuj kontraŭ komuna malamiko. Tia argumento povas havi eĥon kiam la malamikaj armeoj amase transpasas la landlimojn, sed ĝi restas senefika dum ordinara tempo. La malfacilaĵoj de kelkaj instruistoj por respektigi oficialan silentan minuton en siaj klasoj, la 8-an de januaro 2015, same kiel la socia konsisto de la grandegaj manifestacioj de la sekva dimanĉo, montras ke la unuanimeco ne estas tiom larĝe kundividata en certaj loĝantaroj. Kial miri? La ordinara sperto de la popolaj medioj kaj aparte de la junularo, restas pli proksima, laŭ multaj aspektoj, de tiu de la aŭtoroj de la atencoj, ol de tiu de la regantoj kiuj instigas ilin al mobiliziĝo, aŭ de la kultivitaj mezaj klasoj, dezirantaj manifestacii. La multaj formoj de ĉiutagaj diskriminacioj (socia, religia, rilata al aspekto aŭ al origino), la socia kaj spaca relegacio, same kiel la policistaj kontroloj, igas neprobabla la koalicion, en sama movado, de tiuj kiuj ilin suferas, de tiuj kiuj ilin organizas kaj de tiuj kiuj bedaŭras ilin sen vere zorgi pri ili. Same kiel kelkaj germanaj malbonaj lernantoj pristuditaj de la sociologo Alexandra Oeser, publike subtenas naziismon por ŝoki siajn instruistojn*, la vorta subteno al la atencoj ofertas al iliaj francaj kolegoj belan okazon kontesti socian kaj lernejan ordon, kiu ilin ekskludas.

*  Alexandra Oeser. Enseigner Hitler. Les adolescents face au passé nazi en Allemagne, Editions de la Maison des sciences de l’homme, Parizo, 2010.

Pli grave, la militeca polarizo havas neniun sencon kiam temas pri politika perforto. Du simetriaj diskursoj kontraŭas unu la alian: tiu de la aŭtoritatuloj (“Vi estas kun ni aŭ kun la teroristoj”) kaj tiu de la neleĝaj organizaĵoj (“Vi estas kun ni, aŭ vi estas malbonaj islamanoj”, “naciistoj”, “revoluciuloj”, ktp.) Sed la “terorisma rilato” ne bezonas du sed tri partoprenantojn*. La alfrontiĝo inter la du unuaj okazas sub la rigardo, plej ofte indiferenta, de la plej vasta loĝantaro, kiun la amasinformiloj metas en pozicion de spektantoj. Tiu distanciĝo precize konsistigas la kondiĉon por la neetendiĝo de la perforto, aparte kiam la radikalaj grupoj ne disponas fortan socian aŭ teritorian bazon. Nu, la premoj celantaj ricevi unuanimajn kondamnojn povas instigi, pro rifuzo, malplimulton el tiuj spektantoj, aliĝi al la celoj, aŭ eĉ al la fortoj, de la celataj organizaĵoj. Tiu risko ankoraŭ kreskas se tiu ordono estas akompanata de jurisdikciaj aŭ administraciaj disponoj ebligantaj kondamni tiujn, kiuj ĝin rifuzas.

*  Vd Didier Bigo et Daniel Hermant, “La relation terroriste”, Etudes polémologiques, n-ro 47, Parizo, 1988.

Laurent BONELLI


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La rezistebla devojiĝo al oligarĥio

Pasis pli ol jarcento post la apero de la klasika eseo de Robert Michels, “La politikaj partioj”. Sed ĝia temo restas aktuala: ĉu niaj demokratiaj socioj estas kondamnitaj al dominado de la elektitoj super iliaj elektintoj?

JAM KOMENCE de sia eseo La politikaj partioj*, Robert Michels rifuzas samtempe la hipotezon de rekta regado de la popolo kaj ĉian projekton bazitan sur la kapabloj de sponta mobiliziĝo de la amasoj. En la modernaj landoj, la popolo partoprenas en la publika vivo pere de reprezentaj institucioj. Kaj la laborista klaso, se ĝi volas defendi siajn interesojn, devas sin organizi en partioj kaj sindikatoj. Paradokso: kvankam la organizaĵo estas neceso, ĝi tamen dividas “ĉian partion aŭ ĉian profesian sindikaton en gvidantan malplimulton kaj gvidatan plimulton”. Per aliaj vortoj, “kiu diras organizaĵon, diras tendencon al oligarĥio”. Jen la problemo, kiu estas la ruĝa fadeno tra la libro kaj kies aŭtoro provas kompreni ĝiajn kaŭzojn same kiel ĝiajn konsekvencojn.

*  Robert Michels: Zur Soziologie des Parteiwesens in der modernen Demokratie. Untersuchungen über die oligarchischen Tendenzen des Gruppenlebens [Kontribuaĵo al la sociologio de la partioj en la moderna demokratio. Esploraĵoj pri la oligarĥiaj tendencoj de la grupa vivo], ed. Werner Klinkhardt, Lepsiko, 1911. Franca traduko: Les partis politiques. Essai sur les tendances oligarchiques des démocraties, Flammarion, Parizo, 1914.

La proponita analizo havas la apartecon ke ĝi estas rekte nutrita de la sperto kaj observoj de Michels. Naskita en Kolonjo en 1876 en bonstata medio, li tre frue engaĝiĝis en la potenca germana socialdemokrata partio, la SPD, antaŭ ol sekvi karieron de politika kaj universitata verkisto en Svislando, poste en Italujo. Kiel juna kosmopolita intelektulo li frekventis la socialistajn rondojn en Belgujo kaj Francujo, kaj tiu kono de la eŭropa laborista movado montriĝas en lia tuta teksto.

Lia rigardo volas esti sen morala juĝo kaj sen patoso: Michels bone scias, ke la funkciado kvazaŭ militisma de la laboristaj organizaĵoj rezultas el la nepra neceso ke ili estu batalstrukturoj kapablaj alfronti la sovaĝan subpremadon fare de la burĝaro. Tamen, observas li, kiam ili evoluas kaj pli eniĝas en la socion, kiel la SPD, iliaj aŭtoritatecaj metodoj ne malaperas.

La unua klarigo de la aŭtoro estas la specialiĝo de la taskoj pro la labordivido: ju pli la organizaĵo etendiĝas, des pli kompleksa montriĝas ĝia administrado, kaj des malpli la demokratia kontrolado kapablas vere plenumiĝi. La laboro de politika mobilizado, kaj ĝuste la ĉiutaga funkciado, bezonas personaron dediĉitan al plenumado de administraj aŭ gvidaj taskoj. Neeviteble tiu personaro havas specifajn konojn (pri juro, pri redaktado de tekstoj, ktp), kiujn ne ĉiu posedas sponte. Pro tio la esenca rolo, kiun ludas la intelektuloj en la laboristaj movadoj: “Nur la socialisto devena el la burĝaro posedas tion, kio ankoraŭ komplete mankas al la proletaro: la tempon kaj la rimedojn politike edukiĝi, la korpan liberecon por transporti sin de unu loko al alia kaj la materian sendependecon, sen kiu la praktikado de politika agado en la vera kaj propra senco de la vorto estas neimagebla”

Michels provizas sian analizon per psiĥologiaj konsideroj pri la bezono de la amasoj esti gvidataj de ĉefoj aŭ pri la emo de la reprezentantoj konsideri sian mandaton kiel taskon por la tuta vivo. Sed la substrato de lia analizo estas precipe sociologia. La politikaj konceptoj kaj gustoj de la individuoj estas determinataj de iliaj sociaj devenoj kaj de iliaj vivkondiĉoj. La ĵurnalisto, eĉ se li estas dediĉita al la proletaro, ne havas la samajn mondsperton kiel la metalurgia laboristo.

CERTE, la proletaro bezonas transirintojn el la burĝaro; sed ĝi ankaŭ bezonas formi kaj orienti al la gvidado de la partioj, kiuj reprezentas ĝin, elementojn devenajn el la laborista klaso (vidu Julian Mischi: Kiel aparato malproksimiĝas de sia bazo). Eĉ devenaj el la “simpla” popolo, la kadruloj de la partioj povas malproksimiĝi de la labormondo kaj de la zorgoj de la membrobazo. Kiam li priskribas burokrataron eman adopti etburĝan vivmanieron kaj defendi poziciojn, kiuj laŭ lia gusto estas tro malkuraĝaj, Michels pensas rekte pri la SPD.

Por tiuj burokratoj, kiuj dankas ĉion al la organizaĵo, la partio ĉesas esti rimedo kaj fariĝas celo en si mem. La tuta strategio estas tiam submetita al la konkero de elektaj trofeoj kaj de potencaj postenoj en la establitaj institucioj. La kritiko de Michels estas senornama: “Tiom, kiom ĝia bezono de trankvilo pliiĝas, ĝiaj revoluciaj ungegoj malakriĝas kaj ĝi fariĝas partio brave konservativa, kiu daŭre (la efiko postvivas la kaŭzon) uzas sian revolucian terminaron, sed kiu en la praktiko ne plenumas alian funkcion ol tiun de partio opozicia.” Unuflanke la ĉefoj ĉiutage mencias la revolucion; aliflanke ilia politika taktiko konsistas el rutino kaj kompromisoj.

Fine de la verko Michels ĝeneraligas siajn eldirojn kaj pentras ĝin per nuanco pli pesimisma. Influita de konservativaj aŭtoroj kiel Gaetano Mosca*, li parolas pri “fera leĝo de oligarĥio”, kiu igas neevitebla la dominadon de la elektitoj super la elektintoj, de la delegitoj super la delegintoj, de la elito super la amaso. “La registaro, aŭ se oni preferas, la ŝtato, ne povus esti io alia ol la organizaĵo de malplimulto”, kiu trudas al la cetera socio ordon kongruan kun siaj interesoj. Dum la gvidaj grupoj alfrontiĝas inter si por praktiki la aŭtoritaton, la popolaj klasoj restas spektantoj de tiuj alfrontiĝoj, alvokitaj nur por decidi de tempo al tempo per la urnoj aŭ per la strato, pri tiu batalo por la aliro al la potenco.

*  Itala politikisto (1858-1941), konsiderata la “patro” de la elitisma teorio, laŭ kiu la potenco estas ĉiam praktikata de organizita malplimulto (ankaŭ en la demokratioj).

Tia perspektivo, kiu ŝajnas kondamni al maleblo ĉian emancipan projekton, facile uzeblas por konservativaj interpretoj. La usona ekonomikisto Albert Hirschman cetere citas la verkon por priskribi la reakcian flankon de retoriko, kiu asertas la vanecon de ĉia agado celanta ŝanĝi la mondon ‒ kion li nomas la “fenomeno vaneco”.* Aliaj rimarkis, ke Michels, forpasinta en la jaro 1936, proponis analizon kvazaŭ profetan de la funkciado de la komunistaj partioj kaj de la popoldemokratioj en la influzono de la Sovetunio. La aŭtoro ankaŭ percepteblas kiel simpla seniluziiĝinto de la parlamenta demokratio ‒ en 1924 Michels aliĝis al la faŝista reĝimo de Benito Musolino.

*  Albert Hirschman: Deux Siècles de rhétorique réactionnaire, Fayard, Parizo, 1991.

Tamen, en la epoko kiam li redaktis la verkon ‒ antaŭ la unua mondmilito ‒, li estis ankoraŭ proksima de la revolucia sindikatismo, kiu volis ŝanĝi la atentismon de la politikaj partioj kaj revigligi la socialismon anstataŭ ĝin kondamni. Tia kritika sentemo animas la pripensadon en la libro.

Michels klare precizigas, ke estus erara konkludi, ke necesas rezigni la limigon de la aŭtoritataj tendencoj de la organizaĵoj. Li verkis sian eseon kun “la intenco detrui kelkajn el la facilaj kaj supraĵaj iluzioj pri demokratio” por pli bone alfronti tiun problemon; laŭ li, male al la gvidantoj de laboristaj partioj aŭ sindikatoj, kiuj traktas la burokratan aŭtoritatismon kiel “malgravan atavismon”, kiun ili pretendas povi forlasi, post kiam ili estos atingintaj la potencon.

Kvankam ne ekzistas tute preta solvo por tiu problemo, la historio de la laborista movado estas riĉa je bataloj faritaj por enpreni la malsuprajn klasojn kaj kontesti la centralizon de la politika aŭtoritato. Michels kredas pri la politika edukado, kiu ebligas “fortigi ĉe la individuo la intelektan kapablon je kritiko kaj je kontrolado.”

Antoine SCHWARTZ.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Atencoj de Parizo, la ŝoko-ondo

Islamofobio aŭ proleto-fobio?

Post la atencoj kiuj kaŭzis dudek mortojn komence de januaro en Parizo, pli ol kvar milionoj da homoj marŝis serene en la stratoj de Francujo , nome de la esprim-libereco. Post la teruro kaj la emocio venas la deziro kompreni. Neniam spertitaj antaŭe, ĉi tiuj eventoj substrekas la urĝon malimpliki la implikaĵon de la regionaj konfliktoj, kiuj finis la “arabajn printempojn” kaj nun ekflamigas grandan parton de Afriko. La mobiliziĝo kontraŭ perforto ne povos esti efika se oni ne konas la socian sterkon, kiu ĝin nutras. Ekscitita de la eksterlandaj intervenoj en Mez-Oriento, la radikaliĝo de la junaj ĝihadistoj okazas ankaŭ en Eŭropo, kiu malproksimiĝas de la spirito de la Lumoj, lasante prosperi antaŭjuĝojn kaj diskriminaciojn, unuarange kontraŭ la plej malriĉaj.

Benoît BRÉVILLE

LA TAGON post la murdoj faritaj ĉe Charlie Hebdo kaj en la vendejo Hyper Cacher, lernantoj rifuzis observi la silento-minuton omaĝe al la viktimoj. Unu el la argumentoj de la rifuzantoj estis: ekzistas “du pesoj, du mezuroj” de la esprim-libereco en Francujo: kial oni tiom multe parolas pri tiuj murdoj, dum homoj daŭre mortas en Proksim-oriento, en ĝenerala indiferenteco? Kial Charlie-Hebdo rajtas insulti sanktan figuron de islamo, kiam al Dieudonné*, oni ne permesas kritiki la judojn? La demando estas tiom grava, ke s-ino Najat Vallaud-Belkacem, franca ministrino pri Nacia Edukado, esprimis la opinion, la 15-an de januaro, pri la neceso formi la instruistojn por ke ili kapablu respondi ĝin.

*  Franca humuristo, aktoro kaj politika aktivulo naskita en 1966, Dieudonné estas konsiderata de la plimulto de la amasinformiloj, de la politikistoj kaj politologoj kiel kontraŭjudisma aktivulo: li mem prezentiĝas kiel “kontraŭcionisto” kaj “kontraŭ-sistemulo”. Malgraŭ la polemikoj lin ĉirkaŭantaj, li estas daŭre subtenata de multnombra kaj strange miksita publiko -jmc.

Certe, plej verŝajne, la proponota formado reuzos la argumenton disvolvitan de la ĉefaj amaskomunikiloj kaj politikaj partioj ekde la komenco de la tiel nomata afero de la karikaturoj: estas esenco-diferenco inter desegnaĵoj konsiderataj blasfemaj fare de la kredantoj, kaj kontraŭjudaj paroloj, kiuj konsistigas delikton ĉar ili ofendas la dignecon de personoj. Estas ankaŭ verŝajne, ke la klarigo ne silentigos ĉiujn ribelulojn. Ĉar la afero de Dieudonné kaj de la karikaturoj kaŝas pli profundan problemon: Ĉefartikolistoj kaj intelektuloj kiel Alain Finkielkraut, Eric Zemmour, Philippe Tesson, sed ankaŭ gazetoj kiel Le Point, L’Express, Valeurs actuellesLe Figaro povas afiŝi sian rifuzon de islamo, priskribita ĉu kiel reakcia/regresema kredo, ĉu kiel “minaco por la identeco de nia lando” - laŭ la vortoj de opini-enketo mendita de la retejo Atlantico.fr, pri kiu malfacilas imagi, ke ĝi tiamaniere elvokas alian religion. “La populareco de Dieudonné venas de tio, ke, por li, se oni povas (preskaŭ) senpune malrespekti la nigrulojn, la arabojn, la islamanojn, unuvorte la “subulojn”, estas kvazaŭ neeble (...) tuŝi eĉ haron de la judoj, aŭ kritiki Israelon sen esti tuj taksata kontraŭjuda*, opinias la etnologo Jean-Loup Amselle.

*  Jean-Loup Amselle, La novaj Ruĝa-Brunuloj. La rasismo kiu venas, Lignes, Fécamp, 2014.

Tiu funkciado de esprim-libereco estas diversmaniere interpretita. Kelkaj ĝin pravigas per la genocido kontraŭ judoj kaj pli ol centjara kontraŭjudismo sine de la franca socio, kiu devigas resti ĉiam singarda. Por aliaj, ĝi spegulas profunde enradikiĝintan islamofobion hereditan de la kolonia epoko, kiu igas tolereblaj en ĉies rigardoj la vortumojn malamikajn al la islamanoj. La subtenantoj de la komploto-teorio vidas en tiu malekvilibro signon de la pretendata dominado de la judoj en la amasinformiloj kaj la regaj organoj: nutrante la malamon al islamo, la “juda premgrupo” legitimas la okcidentajn intervenojn en la araba mondo, por, fine, favorigi la planojn de Israelo kaj Vaŝingtono. Tia diskurso, produktita kaj relajsita de la retejoj de Alain Soral aŭ Thierry Meyssan, trafas kreskantan sukceson. Ĝi profitas por enradikiĝi en la mensoj, de la teoria kaj politika malpleno lasita de la malfluso de la progresemaj organizaĵoj.

Ĉi tiuj interpretoj, kvankam malsamaj, baziĝas sur sama etnokultura aliro, kiu difinas la sociajn grupojn laŭ iliaj originoj aŭ iliaj religioj (la “judoj”, la “islamanoj”, la “araboj”...). Sed la fenomeno “du pesoj, du mezuroj” observata koncerne la stigmatizajn diskursojn povas esti tute alie komprenata, esence kiel socia. La judoj estas instalitaj en Francujo de tre longe, ekde la unuaj jarcentoj de la kristana erao. Multaj aliaj instaliĝas inter la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la dua mondmilito, fuĝante la pogromojn kaj la progresojn de naziismo en centra kaj orienta Eŭropo. Laboristoj, metiistoj aŭ etaj komercistoj, la judoj alvenintaj inter la du mondmilitoj ofte vivas en malriĉaj kaj kadukaj kvartaloj, kie ili estas viktimoj de la rasismo de la francaj najbaroj. Kiel multaj rifuĝintoj, ili kelkfoje disponas pri kultura kapitalo pli alta ol la mezo en sia origin-lando (tion oni ankaŭ observas inter la afganaj, siriaj aŭ afrikaj rifuĝintoj). Kaj nova ondo, venanta de la malkoloniigo de Nord-Afriko, okazas post 1945. Jardekon post jardeko, kelkaj pranepoj de tiuj unuaj alvenantoj altigas sian socian pozicion, tiomgrade ke ili okupas nun povo-postenojn, aparte en la ĵurnalisma, politika kaj universitata medioj - tio estas tiuj, kiuj produktas, orientas kaj regas la publikajn diskursojn.

La enmigrintoj el islama kulturo, siaflanke, plej nombraj alvenis en Francujo post la dua mondmilito, kaj precipe ekde la 1960-aj jaroj, venante de Magrebo kaj poste de subsahara Afriko, ofte varbitaj de la industrio laŭ fizikaj kriterioj. Iliaj idoj kreskas en kriza socio, trafitaj de amasa senlaboreco kaj kreskanta malstabileco, kies unuaj viktimoj ili estas, kaj kiu reduktas iliajn ŝancojn de socia altiĝo. Se kelkaj altigas sin ĝis la rango de la mezaj kaj eĉ superaj klasoj, ili sume estas tre malmultaj en la plej altaj sferoj*. Ofte atakataj de la amasinformiloj kaj de la politikaj gvidantoj, la eksterlandanoj kaj la islamaj francoj havas malmulte da defendo-rimedoj, kio ebligas al la rasisma diskurso plene funkcii. Cetere ne estas hazardo, se la romaoj, grupo la plej senrimeda por kontraŭi la stigmatizajn diskursojn, estas atakitaj ankoraŭ pli malmilde, de s-ro Jean-Marie Le Pen, kiu taksas “ilian ĉeeston malbonodora kaj urtika”, ĝis s-ro Manuel Valls, laŭ kiu “la plej multaj romaoj ne povas integriĝi en Francujo” kaj tial estas “vokataj rehejmeniri”.

*  Claudine Attias-Donfut kaj François-Charles Wolff, Le destin des enfants d’immigrés. Un désenchainement des générations, Stock, Parizo, 2009.

LA NUNA SITUACIO de la judoj kaj islamanoj eĥas, per kelkaj aspektoj, tiun de la rusaj kaj armenaj migrantoj de la intermilita periodo. La rusoj elmigras en Francujon post la revolucioj de 1905 kaj precipe de 1917; ili estas sepdek du mil en 1931. La plej multo laboras en la aŭtomobila industrio aŭ kiel taksiistoj, kaj apartenas al la popolaj klasoj. Sed la grupo enhavas ankaŭ eliton, ĝenerale francparolantan, ofte devenantan el la nobelaro aŭ la burĝaro: pentristoj, ĵurnalistoj, eldonantoj, verkistoj tiom bone integritaj en la pariza kultura mondo, ke ili impulsas “rusan modon” en la 1920-aj jaroj. La tuta grupo profitas de tiu sukceso, ricevante “favoran traktadon*, kiu protektas ĝin de la malagrablaĵoj frapantaj aliajn migrulojn.

*  Hélène Menegaldo, “L’enjeu de la topographie pour la recherche sur l’émigration. L’exemple de l’émigration russe dans l’entre-deux-guerre” (La demando pri topografio en la elmigrado-esploro. La ekzemplo de la rusa elmigrado de la intermilita periodo, Revue du Centre européen d’études slaves, n-ro 1, Poitiers, 2011.

La armenoj ekzemple. Alvenintoj en Francujo post la genocido de 1915, ili okupas preskaŭ nur nekvalifikajn postenojn. Kvankam malmultaj (deksep mil en 1931), ili estas tuj taksataj “neasimileblaj”. “Se la rusoj estas malproksimaj de la franca popolo laŭ multaj aspektoj, ili ĝenerale havas kulturan nivelon, kiu ebligas kontaktojn. Kun la armenoj, eĉ tiu kontakto estas malfacila*, tiel konsideras Georges Mauco, la ĉefa pensulo de la migrad-politikoj en la 1930-aj jaroj kaj sub la reĝimo de Vichy. La socia kondiĉo ja larĝe determinas la percepton de la migruloj same kiel de iliaj idoj, tra la rimedo de la institucia ŝildo, kiun ĝi donas al kelkaj kaj rifuzas al aliaj. Tamen, de tridek jaroj, tiu ĉi interpretado estas malpli kaj malpli uzata: oni preferas kulturan analizon, kiu konsideras la problemojn de la migruloj laŭ origin-kriterioj.

*  Citita en Claire Mouradian kaj Anouche Kunth, Les Arméniens en France. Du chaos à la reconnaissance, Edtition de l’Attribut, kol. “Exils”, Tuluzo, 2010.

La turno okazas inter 1977 kaj 1984. Dum la tri antaŭaj jardekoj, la temaro enmigrado estas malofta en la publikaj paroladoj. La amasinformiloj elvokas la eksterlandanojn flanke, kiam temas pri loĝado, dungofertado aŭ ekonomio. Malproksime de siaj pozicioj de la 1930-aj jaroj, la dekstro tiam salutas/ bonvenigas la kontribuon de la eksterlandaj laboristoj. Tiel, post la morto de kvin afrikaj laboristoj, sufokitaj en sia dormo pro la fumo de malbone estingita fajro en laborista hejmo en Aubervilliers, Le Figaro klarigas kun tono kiun oni ne plu kutimas: “Kiu zorgas pri la sano de tiuj malfeliĉaj translokitoj? Ili balaas niajn stratojn kiam estas glacio en la stratkanaletoj, poste ili provas rezisti al la tuberkulozo, kiu minacas ilin, aŭ al la karbon-oksido! Jen la sorto de tiuj laboristoj. Gravas rapide alporti rimedon*.

*  Citita en Yvan Gastaut, “L’irruption du thème de l’immigration dans les médias”, Confluences Méditerranée, n-ro 24, Parizo, decembro 1997.

Kiam alvenas la ekonomia krizo en 1975, la situacio ŝanĝiĝas, kaj eĉ pli post la elekto de François Mitterrand kiel prezidanto de la respubliko. En malpli ol tri jaroj, la demando pri “enmigrintaj laboristoj” fariĝas la “problemo de la araboj”, de la “dua generacio” kaj do, nerekte, de la islamanoj. Eventoj, kiuj estis antaŭe analizataj laŭ socia maniero, estas de nun alirataj laŭ etna sistema antaŭjuĝo.

En JULIO 1981 junuloj alfrontas la policon en la kvartalo Minguettes, en Vénissieux, suburbo de Lyon*. Same kiel en 1976 kaj en 1979, sed, tiam, la loka gazetaro klasifikis la aferon en la rubriko “ĉiutagaj eventoj, sen ĝenerala signifo”. Nun en la opozicio, la dekstro intencas ĉi-foje profiti la eventon por malfortigi la novan registaron, kiu ĵus reguligis cent mil neleĝajn laboristojn. Tial ĝi transformas tiujn alfrontiĝojn en socian fakton, atestantan “migrad-problemon”, kvankam oni ja povis vidi en ĝi la rezulton de la fizika kaj socia kadukiĝo de la grandaj kompleksoj de socialaj loĝejoj aŭ de la senlaboreco de la junuloj en kunteksto de enlanda ĝenerala senlaboreco kaj de amasa “ekslaboristiĝo”. “En la kvartaloj kun forta magreba denseco, la situacio fariĝas eksplodema. La registaro, forigante la elpeladon de dubindaj individuoj, kuraĝigas do la ekster-leĝulojn.”, skribas Le Figaro la 7-an de julio 1981. Ekde tiam, tio, kion la historiisto Gérard Noiriel nomas la “naci-sekureca temo” estas senĉese ekspluatata de tiu ĵurnalo, kiu publike mallaŭdas la reguligojn de sen-legitimiluloj, “malfermantajn la pordon de nia lando al invado kaj aventuro” (22-a de septembro 1981), la “huliganajn bandojn (...) ĉefe devenantajn el Magrebo” (5-a de julio 1982), aŭ ankoraŭ la “leĝon de enmigrintoj” kiu, laŭ ĝi, regas en la Minguettes-kvartalo (22-a de marto 1983).

*  La citaĵoj pri la alfrontiĝo de la Minguettes kaj la strikoj en la aŭtomobila industrio estas eltirataj el Gérard Noiriel, Immigration, antisémitisme et racisme en France (19e - 20e siècle). Discours publics, humiliation privées., Fayard, kol. “Litterature générale”, Parizo, 2007.

Tiu diskurso religiece koloriĝas kiam la strikoj en la aŭtomobila industrio — sektoro malmilde elprovata de la krizo, en kiu la eksterlanda laborforto konsistigas pli ol duonon de la laboristaro. La movado komenciĝas en aŭtuno 1981 kaj atingas sian kulminon en 1983-1984. Tio, kio estis unue nur simpla labor-konflikto, memoriganta laŭ iuj aspektoj la spontanan strikomovadon, kiu naskiĝis el la venko de la Front populaire en 1936, estas tiam prezentata kiel kultura alfrontiĝo. Sub la preteksto, ke ili postulas, interalie, preĝejojn en la fabrikoj — praktiko kuraĝigita en la 1970-aj jaroj de la mastraro, kiu vidis en ĝi rimedon por atingi socian pacon*, la registaro kaj la gazetaro akuzas la strikantojn, ke ili estas manipulataj de la iranaj ajatoloj. Tiuj laboristoj “estas agitataj de religiaj kaj politikaj grupoj, kies motivoj malmulte kongruas kun la francaj sociaj realaĵoj”, klarigas la ĉefministro Pierre Mauroy la 11-an de januaro 1983.

*  Patrick Weil, La France et ses étrangers. L’aventure d’une politique de l’immigration de 1938 à nos jours, Gallimard, kol. “Folio Histoire”, Parizo, 2004.

SAMA DISKURSO en Le Figaro, kiu aldonas: “La plej optimismaj kalkulas kun la asimiliĝ-kapabloj de la eksterlandaj loĝantaroj, kiel okazis pasinte kun la italaj kaj portugalaj grupoj. Sed ve, la ekzemplo ne plu valoras. La kultura origino de la nova enmigrularo konsistigas malfacile trapaseblan obstaklon”. Sed la portugaloj ne ĉiam ĝuis tiom bonan reputacion. Longtempe, iliaj religiaj praktikoj tre elmontraj kaj proksimaj al superstiĉo, kaŭzis riproĉojn, tiomgrade, ke ili estis priskribitaj, dum la intermilita periodo, kiel “ekzota raso”, pli malfacile integreblaj ol la italoj*. Kiuj estis antaŭe taksitaj malpli integreblaj ol la belgoj...

*  Marie-Christine Volovitch-Tavares, “Les incertitudes et les contradictions d’une ‘bonne intégration’”, Cahiers de la Méditerranée, n-ro 78, Nico, 2009.

Kiam ĝi ne alprenas la saman pozicion kiel siaj kontraŭuloj, la maldekstro de la 1980-aj jaroj respondas al la atakoj kontraŭ la magreba enmigrado valorigante la “beur- kulturon” (araba kulturo de la dua generacio; vorto kreita laŭ la inversita vorto ‘araba’-jmc.), reprenante, inversite, la kulturisman diskurson de la dekstrularo. Libération, kiu ludas aktivan rolon en tiu entrepreno, malfermas en septembro1982 Beur-rubrikon, kiu informas pri la artaj eventoj supozataj interesi la membrojn de tiu komunumo. Poste, la ĵurnalo aktive subtenas la “Marŝon por egaleco kaj kontraŭ rasismo”, kiun ĝi re-nomas “Marŝo de la beur”, kaj kies signifon ĝi devojigas, kaj akompanas la kreadon de SOS-Racisme fare de proksimuloj de la socialista partio, tiel kontribuante deloki la rigardon de la lukto por egaleco al la lukto kontraŭ diskriminacioj. Le Monde ĝojas, ke “la idoj de la dua enmigrinto-generacio proprigas al si kantarton, kinoarton, teatron” (4a de julio 1983), dum la semajngazeto Marie-Claire celebras la “kremon de la beur (netradukebla vortludo-jmc) (aprilo 1984). Sed, se la kulturo de la elito altigas ties legitimecon, la bazo, kies ekzisto-kondiĉoj malpliboniĝas sub la efiko de malindustriigo, restas malestimata.

En malpli ol tri jaroj, la debato pri enmigrado estis malplenigita je sia socia enhavo. De tiu renversiĝo la eksterlandanoj kaj iliaj idoj estas senĉese resenditaj al sia “komunumo”, al sia religio, je la risko pligravigi la fendon inter la “aŭtoktonaj” francoj unuflanke, la enmigrintoj kaj ties idaro, aliflanke. La temoj rekte ligitaj al enmigrado (rasismo, diskriminacioj, ktp.) estas aliritaj kiel kulturaj problemoj, nutrante la antaŭjuĝojn, la fantasmon de “kulturo-kolizio” kaj la kreskon de la ekstrem-dekstro. Kiu ajn estas ĝia kaŭzo, ĉiu geopolitika, socia aŭ eĉ sporta evento koncernanta plejmulton da arabdevenaj aŭ islamdevenaj agantoj, nepre reaktivigas la debaton pri islamo, enmigrado kaj la loko de ĉi tiuj en la Respubliko: Golfo-milito, atencoj de la 11-a de septembro, israelo-palestina konflikto, alfrontiĝo inter junuloj kaj policistoj en suburbaj kvartaloj, alĝeri-devenaj futbalistoj rifuzantaj kanti La Marseillaise (la franca nacia himno), ktp.

Sed la aparten-sento al araba aŭ islama “komunumo” ne estas natura donitaĵo. Ĝi konstruiĝas laŭlonge de la publikaj politikoj (kreado de strukturoj tiaj, kiaj la Unio de la islamaj organizaĵoj de Francujo, en 1983, financado de asocioj..), sed ankaŭ de tiuj eventoj, kiuj resendas la enmigrintajn loĝantarojn al siaj originoj. Ĉi-rilate, la Golfomilito (1990-1991) ludis fundamentan rolon. Dum la bombardaj aviadiloj de la koalicio ekflugas al Bagdado, kelkaj mezlernejanoj kaj liceanoj publike mallaŭdas la dominadon de Okcidento kaj afiŝas sian solidarecon kun la araba mondo. “Saddam [Hussein] estas arabo suferanta ĉies ostracismon, kiel ni en niaj kvartaloj. Ĉi-fojon, ni ne sentas nin humiligitaj, sed defendataj”, deklaris tiam liceano*. Tiuj tre malplimultaj reagoj tuj ekigas debaton pri la lojaleco de la enmigrint-idoj. “Kion ajn oni faras, kion ajn oni diras, la arabo de Saint-Denis ĉiam sentos sin proksima al siaj fratoj, kiuj brue malaklamas Francujon sur la stratoj de Alĝero kaj Tunizo” skribas Le Figaro Magazine (25-a de januaro 1991). Reage, la idoj de enmigrintoj pli forte asertas siajn stigmatizitajn originon kaj religion. Laŭ la sociologoj Stéphane Beaud kaj Olivier Masclet, tiu milito ludas “gravan rolon por la konstruo de konscio pli “rasa” ol socia ĉe la idoj de magrebaj enmigrintoj, des pli emaj pensi la socion laŭ la formo de sinsekvaj kontraŭecoj — Ili/ni, okcidentanoj/araboj, francoj/enmigrintoj, riĉuloj/malriĉuloj, ktp. - ke ili mem estas markitaj de sia sperto pri diversaj formoj de relegacio*.

*  Philippe Bernard “Les Beurs entre la fierté et la crainte”, Le Monde, 17-a de januaro 1991.
*  Stéphane Beaud kaj Olivier Masclet, “Des ‘marcheurs’ de 1983 aux ‘émeutiers’ de 2005. Deux générations sociales d’enfants d’immigrés” Annales. Histoire, sciences sociales n-ro 4, Parizo 2006.

LA IDEO, ke la araba kaj nigrula loĝantaroj alportas ankoraŭ nekonatan problemon en la historio de enmigrado iom post iom etendiĝis al la tuta politika spektro. Ĝi eĉ dividas la radikalan maldekstron, inter kiu kelkaj tendencoj asertas la originalecon de la “postkoloniaj” enmigrintoj kaj de la maniero laŭ kiu la blankuloj perceptas ilin. “La traktado de la loĝantaroj devenantaj de la koloniigo pludaŭrigas, tamen sen reduktiĝi al ĝi, la kolonian politikon” indikas la alvoko de la Indiĝenoj de la Respubliko lanĉita en 2005. “Ja kiel araboj, nigruloj aŭ islamanoj, la loĝantaroj devenantaj el la ekskolonioj estas diskriminaciitaj kaj publike kritikataj*”, opinias Sadri Khiari, unu el la fondintoj de la movado. Laŭ li, la “specifa perforto, kies viktimoj estas la nigruloj kaj la araboj, aŭ kiun ili portas en sia memoro kiel idoj de koloniigitoj kaj elmigrintoj-enmigrintoj (...) determinas postulojn, kiuj apartenas nur al ili, kiel ekzemple tiujn rilatajn al la rasaj diskriminacioj, al la respekto de iliaj gepatroj, al la forigo de la “duobla puno” aŭ, por islamanoj, al la rajto disponi pri indaj preĝejoj kaj porti vualon. En realo, eĉ kiam iliaj postuloj estas identaj al tiuj de ties blankaj najbaroj, nu, ili estas diferencaj*”.

*  Sadri Khiari, Pour une politique de la racaille: immigré-e-s, indigènes et jeunes de banlieues, Textuel, Parizo, 2006.
*  Sadri Khiari, La Contre-Révolution coloniale en France. De de Gaulle à Sarkozy, La Fabrique, Parizo, 2009.

Tiu diskurso, kiu kontribuas konkursigi legitimajn aferojn (tiujn de la “blankaj” popolaj klasoj kaj tiun de la “malplimultoj”), privilegiante tion, kio ilin disigas pli ol tio, kio ilin proksimigas, sin apogas sur diskutebla postulato: se la nigruloj kaj la araboj estas diskriminaciataj, ĉu tio okazas ĉefe pro la haŭtkoloro aŭ pro ilia malriĉeco? La ekzemplo de la “kontroloj laŭ la vizaĝo”, kiu estigas oftajn alfrontiĝojn inter junuloj kaj policistoj, prilumas la problemon. En 2007-2008, du sociologoj diskrete sekvis polic-patrolojn en la sektoro de la metrostacioj Gare-du-Nord kaj Châtelet-Les Halles, en Parizo*. Analizinte kvincent dudek kvin kontrolojn, ili konstatas, ke homoj identigitaj kiel “nigraj” aŭ “arabaj” havas respektive 6- kaj 7,8-foje pli da riskoj esti kontrolataj ol la blankuloj. Sed alia variaĵo montriĝas same determina: la vesto-aspekto. Homoj vestitaj “junulece”, aparte tiuj kun “hip-hop-aspekto”, havas 11,4-foje pli da ŝancoj esti kontrolataj ol tiuj kun “urba vestaĵo” aŭ “senstreĉa vestaĵo”. Alidirite, blankulo portante sport-vestaĵon kaj kaskedon — la tipa vestmaniero de la suburba popola junularo — estas pli elmetita al la polica subpremo ol “nigrulo” kiu portas kompleton kaj kravaton.

*  “Police et minorités visibles à Paris: les contrôles d’identité à Paris”, Open Society Justice Initiative, Nov-Jorko, 2009.

EVIDENTE, la limoj inter tiuj variaĵoj ne estas netrapaseblaj. La migrant-devena junularo estas tre reprezentata en la loĝantaro kun “hip-hopa aspekto”. La rasaj diskriminacioj aldoniĝas al la sociaj malegalecoj por plifortigi ilin, igante tiujn du problemojn nedisigeblaj. Insisti pri tiu ĉi aŭ tiu kriterio — la haŭtkoloro aŭ la aparteno al la popolaj klasoj — estas samtempe politika kaj strategia elekto. Ĝi partoprenas en la difino de la fendoj de la franca socio. Substreki la socian enhavon de la malegalecoj ebligas batali kontraŭ la ideo, ke la magreb- kaj afrik-devenaj loĝantaroj konsistigas specifan problemon, tute alian de tiu de la antaŭaj migro-ondoj kaj de la popolaj klasoj ĝenerale.

Benoît BRÉVILLE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel sekigi la fontojn de la salafisma varbado de ĝihadistoj?

La batalo kontraŭ la ĝihadistoj ne okazos sur foraj teroj. Ĝi ankaŭ ne povas resumiĝi en polica kaj justica afero. Lukti kontraŭ la religiaj sektismaj ideologioj postulas vastan politikon de kontraŭ-radikaliĝo, kiu apogas sin sur la mobiliziĝo de la islamaj elitoj kaj institucioj de Francujo.

Francujo akceptas la tri plej grandajn diasporojn de Eŭropo: judan, armenan kaj islaman. Tiu lasta, kiun oni taksas je kvin milionoj da homoj, tio estas 7% de la loĝantaro, estas proporcie pli multnombra ol tiu ĉeestanta en la aliaj landoj de la eŭropa Unio aŭ en Usono (1%). La franca islama loĝantaro estas tre diversa (malunueca), kaj ĝian magreb-originan parton ankoraŭ animas viktimeca sento heredita de la kolonia pasinto. La oportunoj de la komunumismo, adoptitaj en aliaj landoj, estas malpermesitaj, kaj ĝenerala politiko de kontraŭ-radikaliĝo, devas ja esti aplikata en Francujo.

Ties ĉefaj malamikoj estas unue aliaj islamanoj

Radikaliĝo, tio estas legitimado, aŭ uzo, de perforto, aliigas ĉiujn grandajn monoteismojn (ne nur islamon), sed ankaŭ la socian kampon (“black blocs”...) kaj evidente la politikan sferon (identismoj, separismo...). La islama radikalismo ĉefe kovras la ĝihadisman salafismon, vaste kuraĝigitan de la ŭhabismo de Sauda Arabujo por lukti kontraŭ la Islamaj Fratoj. Ĝi antaŭvidas proksiman finon de la mondo, kies anonc-signo estas la milito en Sirio, batalo de Armagedono anoncita de la profetoj kaj reprenita de la Korano. La adepto eniras en novan fratecan komunumon, adoptante ĝeneralan ideologion respondantan al ĉiuj demandoj de la vivo. Lia savo estas kondiĉita per rigora religia praktiko, klasika en la sektoj de Apokalipso. La ĝihadisma salafismo diferenciĝas per varbado sen identigebla ĉefo. Tio okazas per reta sistemo, kiu ĉirkaŭas la kandidaton por konduki lin al radikala konvertiĝo.

La ĝihadisma salafismo havas du specifajn dimensiojn. Ĝi ne estas nur religia praktiko, sed konstruo de totalisma politiko-religia identeco, kiu konkretiĝas en sia pretendo reprezenti ĉiujn islamanojn de la tero (la ummao). La strategio de getoiĝo, kiun ĝi deziras trudi al la francaj islamanoj esprimiĝas tra dividaj postuloj daŭre ripetataj (nutraĵaj, vestaĵaj, sintenaj, lernejaj postuloj...) Ĝi rifuzas ĉiun alian manieron praktiki islamon kaj donas al si la rajton ekskomuniki (takfir). Infanoj rifuzas la islamon de la gepatroj, kelkfoje ĝis la rompo de la familiaj rilatoj. Ĝiaj ĉefaj malamikoj estas unue aliaj islamanoj (ŝijaistoj, sufioj aŭ aliaj sunaismaj skoloj). La salafisma terorismo mortigas nun dekoble pli da islamanoj ol da neislamanoj.

Ĝia dua karakterizo estas ĝia ekstrema sentemo al la geopolitikaj demandoj, puŝata al sia paroksismo samtempe de ĝia komploto-ideologio kaj de la katastrofaj rezultoj de la multaj okcidentaj intervenoj en la arabo-islama mondo. La ĝihadisma Salafismo sukcesis igi la defendon de la ummao la nova triamondisma ideologio, mobiliza por junuloj kiuj deziras sin investi en afero. Ĝi parolas al la Interreto-generacio tra plej modernaj komunikiloj, ne tekstoj sed bildoj (muzikvideo), milit-bildoj kiuj similas komputilajn-ludojn, bildoj de amas-murdoj, kulto de heroo... Ĝi engaĝiĝis en tutplaneda milito kontraŭ Okcidento, sed ankaŭ kontraŭ la aliaj praktikoj de islamo. Tiu totalisma vizio provas trudi siajn regulojn, rifuzi la respublikajn formojn kaj legitimigi, almenaŭ intelekte, la uzon de perforto, kiun ĝi prezentas kiel venĝa.

La responsuloj de la islamaj organizaĵoj en Francujo, implikitaj en siaj personaj kaj organizaj konkuroj, longtempe havis deteniĝeman sintenon, foje eĉ komplican, fronte al tiuj radikalaj praktikoj. La franca Konsilio de la islama kulto ne reagis al la radikaliĝo, kiun esprimis la aferoj Merah kaj Nemmouche*. Nevole kontribuis al tio la diskreta publika politiko, kies policista dimensio okupis la amasinformilan spacon.

*  Mohamed Merah estis franco-alĝeriano, kiu murdis en marto 2012 en Montauban kaj Tuluzo, interalie antaŭ juda lernejo; M.Mehdi Nemmouche estas akuzata pri la amasmurdo en la juda Muzeo de Bruselo la 24-an de majo 2014.

Sed tempo ŝanĝiĝis. La integrado de la elitoj de la franca islama loĝantaro esprimiĝas, ekzemple, per kreskanta nombro de kandidatiĝoj okaze de la urbaj kaj parlamentaj elektoj, tio en ĉiuj politikaj partioj*, kaj ankaŭ per aktiva engaĝiĝo kontraŭ radikaliĝo, precipe post la ondo de ekiroj al Sirio de la printempo 2014. La kolektiva mobiliziĝo de la intelektaj, religiaj kaj asociaj elitoj okazas tra la “bazo” kaj ne tra la oficialaj strukturoj. Duon-dekduo da lokaj asociaj manifestacioj okazis depost junio 2014, kiel tiu, kiu okazis sabate la 25-an de januaro en Liono, iniciate de la Rassemblement des musulmans de France (Kuniĝo de la islamanoj de Francujo), pri la temo “Integrismo, religia radikaliĝo, la radikoj kaj la rimedoj”. Ĉiuj tiuj agoj cela kontribui al la publika mobiliziĝo, aparte en la sferoj kiel la teologia kontraŭ-ĝihada argumentaro, la rolo de la reto por frua alarm-reto, kiun konsistigas asocioj, moskeo-administrantoj, imamoj, teologiistoj... Tiuj estas publike mallaŭdataj de la salafistoj kiel “polico-kunlaborantoj”“islam-perfiduloj”, kaj kelkfoje fizike minacataj.

*  Vd. Gilles Kepel, Passion française; Gallimard, Parizo, 2014.

La post-7-a-de-januaro-periodo nepre ne devas reduktiĝi al debato pri la buĝetoj de polico kaj armeo. Por kion fari, cetere, se oni konsideras la katastrofajn konsekvencojn de la pasintaj eksterlandaj intervenoj? La kontraŭ-radikaliĝo devas celi sekigi la fonton de la varbado. La salafistoj estas enfermitaj en sektecaj ideologioj kaj ŝajnas malmulte alireblaj. Malfacilas igi religian viziulon reveni surteren. Sed, interalie, la ceteran islaman loĝantaron oni ja devas asocie mobilizi kadre de la publika politiko.

Kiel fonda ago, la publika parolo devas montri la celon: la ĝihadisma salafismo, kaj ne la “internacia terorismo”, malplena formulo, kiu resendas al la plej malbonaj memoraĵoj de la epoko de la usona prezidanto Geoge W. Bush. Kvankam ĉiuj salafistoj ne estas perfortemaj radikaluloj, ĉiu perfortema teroristo estis unue politike radikaligita. Tiu cel-difino ebligus rompi la kolektivan senton de stigmatizado de la islamanoj — ofte tre viglan — kiun nutras terminoj kiel“islamismo” aŭ “islamisma terorismo”. La politika parolo plifortigus la islamajn elitojn nun engaĝitajn en lukto kontraŭ salafismo. Konstrui kun ili laborrilaton por difini kaj lukti kontraŭ la radikaliĝo, cele eviti riskajn proksimumaĵojn, tio estas la vera defio de la post-7-a-de-januaro-periodo. Teologia diskurso akompananta la publikan politikon de lukto kontraŭ la radikaliĝo trankviligus la konvertitojn, kiuj ofte falas tuj en perfortemo.

Francujo povas postuli sidlokon en la Organizaĵo de la Islama Kunlaborado

Pli bone koni la mekanismojn de la ĝihadisma mobiliziĝo estas nepre necese. Ekzistas neniu malferma observejo, publika, laboranta pri la salafistaj francparolantaj retejoj. La kandidatoj al la ĝihado, aparte la konvertitoj, aŭskultas la francparolantajn retejojn, ne arabajn aŭ angloparolantajn. Ne eblas konstrui la kontraŭ-diskurson sen unue koni la diskurson.

Eĉ se 80% de la junuloj revenintaj de Sirio frekventis antaŭe nek moskeon nek malliberejon, kiel diras la kontraŭterorismaj juĝistoj*, ĝenerala pristudado pri la novaj ejoj kaj metodoj de mobiliziĝo kaj de konvertiĝo devas esti farita, ĉar la malliberejo estas finfine la plej konata ejo de radikaliĝo.

*  Donitaĵoj kolektitaj por la preparado de la raporto “Kiu politiko de kontraŭ-radikaliĝo en Francujo?”.

La sukceso de kontraŭradikaliĝo-politiko dependas de du esencaj kondiĉoj. La oficejo de kultoj, dependa de la ministrejo pri internaj aferoj, devas esti rapide ligita al la servoj de la ĉefministro, aŭ al tiuj de la ministrejo pri justico, por mildigi la implican polican karakteron de ĉiu politiko de kontraŭradikaliĝo. La indiko de la interministreja Komitato por prevento de krimoj (IKPK, aŭ CIPD en la franca) fare de la ministro pri internaj aferoj en junio 2014, kiel ĉefa parto de la nova sistemo de la publika agado denove renversos la publikan politikon en la polican kampon kaj la lukton kontraŭ “krimeco”.

La islamisma terorismo estas danĝera, sed ĝi ne devas okupi la tutan publikan kaj amaskomunikilan spacon — ĉar terorismo havas diversajn vizaĝojn, kaj la ĉefaj agadoj en Eŭropo estis kondukitaj de separismaj grupoj*.

*  Europol, “European Union Terrorism situation and trend report 2014”, 28-a de majo 2014, www.europol.europa.eu

La kontraŭdiskurson devus ellabori kunordiga platformo, kiu laboru kun la privataj, asociaj kaj publikaj agantoj (fakuloj pri islamo kaj pri komunikado, psikologoj, asocioj, ktp.) por konstrui kaj disvastigi teologiajn mesaĝojn pri mallaŭdo de ĝihado, ellabori kontraŭdiskursojn elektante la plej taŭgajn amasinformilojn kaj kunordigi prevento-agojn. Tiu strukturo ne dependu de la ministrejo pri internaj aferoj, nek de alia ministrejo, sed asociigu ilin en la konstruo kaj la mastrumo de la politikoj de kontraŭradikaliĝo. Pluraj formuloj eblas. Sed, por la publikaj regantoj, kiuj devos esti rekte asociitaj sen regi, tio estas revolucio, en lando kie oni kutimas pensi ke “la ŝtato devas fari...”.

La demando pri la formado de imamoj estas la temo de ĵusa raporto, nepublikigita, la Messner-raporto, mendita de la ministrejo pri internaj aferoj. Sed la demando pri la partopreno de Francujo en la modernigo de la korana penso, kun kreado de instituto de islama teologio, proponita de la franc-alĝeria islamologo Mohammed Arkoun — subtenita de la universitato de Strasburgo — restas nerespondita tridek jarojn post la unuaj pripensoj.

La bezono pri islamaj pastroj en la malliberejoj estas evidenta. La alta proporcio de islamaj malliberuloj alfrontas gravan mankon de kulto-respondeculoj (kelkaj estas emerituloj, kiuj konsentas donaci sian tempon kaj monon). La radikaliĝo trovas tie sian argumentaron: “Islamo estas la religio plej malestimata de la malliberejo- administracio”.

Necesas ankaŭ “senetnigi la debaton”, petas islama intelektulo. Malpermesi al junuloj iri batali en Sirio restas tute necesa. Sed ĉu ne prefere adopti leĝon, kiu malpermesas al ĉiu franca civitano iri batali en regionojn koncernatajn de rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de la okupataj palestinaj teritorioj?

Konsidere de sia islama loĝantaro, Francujo povas legitime postuli sidlokon en la Organizaĵo de la islama kunlaboro (OIK)*. Akcepti sian statuson de islama lando estus bona maniero pledi mem sian aferon, prefere ol esti kritikata de landoj, kiuj ne scias kio estas religia toleremo. Tia iniciato steriligus la viktimo-diskurson pri “islamofobio de la franca socio” ĉirkaŭ kiu agitiĝas “politikaj entreprenistoj”, kiuj pretendas paroli nome de la islama loĝantaro.

*  La Organizaĵo de la islama konferenco estis kreita en 1969 sekve de la incendio de la moskeo Al-Aqsa en okupita Jerusalemo. Ĝi estis transformita en Organizaĵo de la islama kunlaboro en 2011. Ĝi enkalkulas pli ol 50 membro-ŝtatojn; ĝia sidejo estas en Ĝido.

La defioj, kiujn alfrontas la franca socio prezentas bonegan okazon, se inteligento superas la manipuladon de angoro. Ĉu niaj gvidantoj kapablos kapti ĝin?

Pierre CONESA


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Afriko, aliaj kovejoj de ĝihadismo

Inter la ok plej mortigaj kaj detruaj aktualaj konfliktoj, sep disvolviĝas en Afriko, kie la diseriĝo de Libio provizas per armiloj la ĝihadistojn. La Afrika Unio longtempe ŝajnis senpova certigi la sekurecon de la loĝantaroj, lasitan al la franko-usonaj iniciatoj. Sed unua kontinenta urĝo-armeo eble kreiĝos ĉi-jare...

“ĈIUJ KONSCIAS, ke Afriko estas la strategia estonteco de la mondo, krom la afrikanoj!”, bedaŭras s-ro Cheikh Tidiane Gadio, prezidanto de la Panafrika Instituto de strategioj, ĉefa organizanto de la internacia Forumo pri paco kaj sekureco en Afriko kiu okazis en Dakaro (Senegalo) meze de decembro 2014*. Tiu neformala kunveno — premiero en Afriko, destinita fariĝi ĉiujara — kunvenigis kvarcent militistojn, politikajn respondeculojn, esploristojn, ĵurnalistojn, simile al tio, kio okazas en aliaj regionoj de la mondo*.

*  Kunorganizita kun la Fondation pour la recherche stratégique (FRS) kaj la Compagnie européenne d’intelligence stratégique (CEIS), proksimaj de la franca ministrejo pri defendo.
*  Wehrkunde de Munkeno por Eŭropo, Dialogo de Manama por la Arabo-persa Golfo, Dialogo de Shangri-La (Singapuro) por Azio, Forumo de Halifakso (Kanado) pri la internacia sekureco por Ameriko...

Pli ol kvindek jarojn post la koloniado, “urĝas ke afrika strategia pensado esprimiĝu en la taŭgaj kunvenejoj.”, memorigas la franca geografo kaj diplomato Michel Foucher*. Efektive, tiu forumo estis okazo konstati “mankon de geopolitika konscio” sur la nigra kontinento, laŭ la vortoj de oficiro apartenanta al la centrafrika Armea Lernejo, laŭ kiu la sekureco “devus esti konsiderata kiel ĝenerala publika havaĵo”.

*  Vd. Michel Foucher, “Frontières d’Afrique, frontières africaines”, en “Guerres et paix en Afrique”, speciala numero de la revuo Diplomatie, n-ro 15, Parizo, decembro 2014.

La malforteco de la ŝtatoj kaj ilia senkapablo koncerne la retenon de paco kaj sekureco, aparte en Sahelo, estas evidentaj. Plejparte forpelitaj el Alĝerio, ilia origina “utero”, la ĝihadistaj grupoj disvastiĝis en Sahelo kaj armiĝis, simile kiel la chabab en Somalio aŭ la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) en Sirio kaj Irako. “Por ili, ne ekzistas landlimoj, de Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro” maltrankviliĝas afrika diplomato, kiu esprimas la timon de “kunigo de la operaci-scenejoj”, dum Boko Haram, la niĝeria sekto, jam elverŝiĝas en Kamerunon, Niĝeron kaj ĝis Centr-Afrika Respubliko*, kaj “konekto-punktoj” aperas - laŭ la franca ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian — en la sahela-sahara zono inter la OIŜ kaj organizaĵoj kiuj ĝis nun sin deklaris aliĝantoj al Al-Kaido (vd artikolon de Julien Théron).

*  Vd Rodrigue Nana Ngassam, “Le Cameroun sous la menace de Boko Haram”, Le Monde diplomatique, januaro 2015.

Plejmultaj armitaj grupoj, mem dividitaj, privilegias la nenies-zonojn — periferio aŭ limzonoj-, sur kiuj la centra registaro havas malmultan povon, kaj apogas sin sur lokaj realaĵoj, kiel la tuarega separismo en la nordo de Malio aŭ la interna milito en Libio. Ili enradikiĝas danke al familiaj aŭ klanaj ligoj, havigante al si retojn de solidareco kaj informado. Ili instalas sin en la lokan ekonomion, eskortante konvojojn, ricevante transir-pagojn, partoprenante fi-komercon — armiloj, drogoj, cigaredoj, ostaĝoj — por financi siajn agadojn. Ili ĉerpas en la rezervejo de malriĉa kaj tro multnombra junularo, allogata samtempe de tiu novtipa “politika oferto” kaj de la salajroj de la ĝihadaj soldatoj.

“Ili kondutas kiel entreprenistoj de blinda kaj amasa perforto, kaj alifoje kiel entreprenistoj de krima ekonomio, rimarkas s-ro Gadio, eksministro pri eksterlandaj aferoj de la senegala prezidanto Abdoulaye Wade de 2000 ĝis 2009. Ili disponas pri financaj fontoj kaj militaj rimedoj ofte superaj al tiuj de niaj tradiciaj defendo- kaj sekurec-fortoj. Krome, ili agas laŭ retoj kaj akceptas la komunan uzon de rimedoj, kion ni ne kapablas.” “Ni estas subevoluintaj je pluraj jaroj”, siaflanke bedaŭras ekskadrulo de la Afrika Unio, laŭ kiu la ŝtatoj devas ĝisfunde renovigi siajn strategiajn doktrinojn.

Pli kaj pli da afrikaj analizistoj tiel reesploras la sekurec-paradigmojn, integrante aparte la antropologian dimension de la evoluo al la politiko-religia radikalismo: “Oni mistrafas ion se oni kvalifikas nur ‘teroristo’ armitan grupon tiom bone organizitan kiom Boko Haram, kiu kaptas tutajn vilaĝojn, disvolvas ideologion de konkero de koroj kaj mensoj, kaj proponas kadron de ensociiĝo”, asertas benina intelektulo. Dum la senegalano Alioune Sall, direktoro de la African Futures Institute, proponas privilegii la sekurecon de homoj, ilian sanon, iliajn entreprenojn kaj kvartalojn: la ŝtatoj ne plu povas esti la solaj agantoj; la civila socio devas relajsi, kaj ĝi pli kapablos antaŭmalhelpi la regionajn kaj lokajn streĉojn. Ĉiuj zorgas pri la estonto de la junularo — la mediana aĝo estas 25 en Afriko, kontraŭ 40 en Francujo-, tio estas “socia bombo”.

Pli longa kaj truda ol la kolonia parentezo, la propra historio de la afrika kontinento estas laŭ iuj grava fonto de sperto pri ensociiĝo, skemo de politika organizado aŭ teknikoj de socia inĝenierado (kiel la asembleoj de la tradiciaj socioj kaj la mediacio) en kiu konvenas ĉerpi. “Ni multe parolas pri dialogo de la kulturoj, sed ni ne plu havas la dialogo-kulturon”, asertas okcident-afrika eksministro. Laŭ li, sur kontinento uzanta du mil idiomojn, la grandaj regionaj lingvoj — ekzemple la svahila en Orienta Afriko — povas kontribui al alproksimiĝo de ŝtatoj kaj de loĝantaroj.

“Oni nur imitis la okcidentan modelon, misakorde kun niaj valoroj, bedaŭras asocia kadrulo. Ni donu al ni la tempon reinvesti la sociajn kaj kulturajn kampojn. Urĝas refondi niajn edukajn sistemojn, la lernadon kaj uzon de niaj lingvoj.” Sed, kiel aliaj, li konfesas stumbli, en konflikto unue ideologia, kontraŭ la obstaklo de Palestino, ofte levita de la ekstremistoj, kiel “standardo de la humiligita islama ‘komunumo’”.

Kiel nuligi aŭ malpliigi la danĝeran duecon de la edukaj sistemoj? La eŭropeca lernej-kurso, kiu edukas la eliton, sed agas kiel “kultura senfoliigilo” (laŭ la vorto de la burkina historiisto Joseph Ki Zerbo), kunekzistas kun la getoa sistemo de elementa kaj sekundara instruado, kaj eĉ la simpla korana lernejo por la etpopolanoj de la malriĉaj kvartaloj kaj kamparoj. Sed tiu dueco enhavas ĝermojn de kontestado, de marĝeniĝo, de frustrado, kiujn la predikantoj de la ĝihadismo povas reuzi”, alarmiĝas s-ro Bakary Sambe, kunordiganto de la Observejo de la radikalismoj kaj religiaj konfliktoj en Afriko, ĉe la universitato Gaston-Berger de Saint Louis (Senegalo)*. La universitatulo elvokas “konkero-strategion” subtenatan precipe de kelkaj landoj de la Golfo, kiuj disvastigas la ŭahabisman kaj salafisman ideologion, profitante el la kontestado de la fratara islamo ekzistanta en Sahelo. Akuzante la ŝtatojn konduti kiel vulgaraj agentoj de la kristana Okcidento, tiuj ĝihadistoj tiras argumentojn el la eksterlandaj militaj intervenoj kaj uzas Sahelon, tradician rompolinion inter la islama mondo kaj la animisma aŭ kristana Afriko, samtempe kiel ideologian agadkampon, operaciejon kaj strategian retiriĝan zonon.

*  www.cer-ugb.net/observatoire...

Malgraŭ ĉio, la rekantaĵo de “afrikaj solvoj por la afrikaj problemoj” ĝis nun plej ofte estas nur sorĉa, magia formulo. Eĉ se ĝi ne povas esti respondecigita pri ĉio, la Afrika Unio akumulis kelkajn malsukcesojn. La unua estas ĝia nekapablo malhelpi la militan intervenon de 2011 en Libio, kies ruinigaj konsekvencoj ankoraŭ nun sentiĝas: kondukita sen zorgi pri la postkonflikta periodo, la franca-angla-usona operacio havis kiel efikon disvastigi armilojn kaj batalantojn tra la tuta Sahelo, kaj malstabiligi precipe Malion, kaj fine kaŭzi internan militon en Libio mem. La Afrika Unio sensukcese provis kontraŭstari tiun operacion, organizitan kun la aprobo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) sub la standardo de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO)*. Amaro kaj malfido estas percepteblaj sur la nigra kontinento, precipe ĉe la Alĝerianoj, kiuj restis tre influhavaj ĉe la kapo de la tutafrika (panafrika) organizaĵo.

*  Vd Jean Ping, “Ĉu necesis mortigi Kadafi?”, Le Monde diplomatique en esperanto, aŭgusto 2014.

Kiam la ĝihadistoj provis aneksi la nordon de Malio en 2012, la manko de preparado kaj de disponeblo flanke de la afrikaj pac-brigadoj, kaj la diverĝoj inter la landoj de la regiono plian fojon evidentiĝis: “Kiom da stabo-kunvenoj estis necesaj por konstrui la Internacian Mision de subteno al Malio sub afrika konduko [Misma, poste fariĝinta Minusma] kaj por fine alvenigi ĝin en 2013, tuj post la urĝa interveno de la franca armeo, same kiel la “karabinistoj”!”, indignas kameruna esploristo.

Estus naive kredi, ke ĉiuj landoj de la kontinento kundividas komunan vidadon de paco

En Sahelo, la francoj estis devigitaj iri la unuaj kun la operacioj “Serval”, poste “Barkhane”*, eĉ se multe da espero akompanas nun la regionan kunlaboron inter la ŝtatoj de G5 — Burkino, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Ĉado — kun kreskanta kundivido de informoj, komenco de kunordigita planado de operacioj, projektoj pri “rajto postsekvi”, plano de miksitaj patroloj, eĉ eble armeoj — inkluzive la esperon, ke Alĝerio, ja la potenculo de la regiono, kunlaboros. Ĉi tiuj landoj, je granda bedaŭro de Alĝero kaj sen la konsento de la Afrika Unio, postulis la 18-an de decembro 2014, okaze de pintokunveno en Nuakŝoto, novan internacian intervenon en Libio. Alia zorgo en Okcidenta Afriko: la potenciĝo de Boko Haram en Niĝerio, kiun la registaro de Abuĝo ŝajnas nekapabla endigi, kaj kiu tim-paralizas la Afrikan Union. Fronte al la kreskanta nombro de amasmurdoj kaj rapidaj intervenoj ĉe la landlimoj, la ĉada armeo en januaro decidis helpadi la najbaran Kamerunon.

*  “Barkhane” — je skalo de la tuta Sahelo — sukcedis al “Serval” (Mali) en aŭgusto 2014: tri mil homoj en kvin landoj, komandejo en Nĵameno, aviada platformo en Niameo, ses ĉasaviadiloj, kvin senpilotaj aviadiloj, dudek helikopteroj, ducent veturiloj, deko da establejoj.

La afrikaj packlopodoj en Centrafrika Respubliko ankaŭ ne estis sukceso. La ĉada prezidanto Idriss Déby, zorgema respektigi sian regionan aŭtoritaton, lokis trupojn en Bangi; ili estis rehejmigitaj dum la jaro 2013, same kiel la sudafrika soldataro, kiu anstataŭis ilin. Nun Centrafriko denove alfrontas ankoraŭ ne oficialan internan militon, kun fendo inter la regionoj kun islama plimulto kaj tiuj kun kristana plimulto. La franca armeo urĝe intervenis fine de 2013, por ĉesigi la amasmurdojn; UN-operacio estis organizita tuj poste. Sed “la nepuneco de la centrafrikaj agantoj estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la krizo en tiu lando”, opinias s-ro Adama Dieng, konsilanto de la Ĝenerala Sekretario de la UN por la antaŭmalhelpo de genocidoj — malbonoj “multe pli gravaj, li aldonas, ol terorismo, drogo, pirateco, kiuj obsedas ĉiujn hodiaŭ”.

Estas la koncepto mem “afrikaj solvoj por afrikaj problemoj”, kiu ŝajnas suferanta, substrekas Pan African Strategy, la revuo de la Tutafrika Instituto de strategioj de Dakaro*: “La formulo estas tiom populara en Vaŝingtono, Londono, Parizo aŭ Berlino, ĉefe ĉar ĝi ja evitigas al tiuj landoj tro pezajn respondecojn.” Krom iliaj malfortaj teknikaj kapablecoj, “estus naive kredi, ke la kvindek kvar landoj de la kontinento kundividas komunan vidadon de paco en Afriko”.

*  www.panafstrategies.com

La Afrika Unio tamen konstruis ambician “pac-arkitekturon”, enhavantan “mekanismon de prevento, mastrumado kaj konflikto-solvado”. Konsilio de Paco kaj Sekureco (KPS) estis starigita en 2004, kiel organo de politika gvidado, kaj ankaŭ stabo-komitato, kies ĉefa projekto estas kreado en la kvin grandaj regionoj de la kontinento, de brigadoj por pac-reteno, konsistigantaj la Afrikan Rezervan Forton (ARF)*. Al tiuj, aldoniĝis kontinenta sistemo de frua alarmo, supozata liveri konstantan pritaksadon kaj prospektivan analizon, kaj la Konsilio de la Saĝuloj, supozata fari aktivan preventon. Por aktivigi tiun aranĝon, Teknika Komitato specialigita pri defendo, sekureco kaj protekto (TKSDSP) estis starigita. Kaj, ĉar ĉio tio malfacile konkretiĝis, alta reprezentanto de la Afrika Unio taskita pri la funkciebligo de la AAF estis nomumita en decembro 2010, la generalo Sékouba Konaté, eksprezidanto de la transiro en Gvineo...

*  Vd. Simon-Pierre Omgba-Mbida (diplomato en Adis-Abebo), “Les solutions africaines aux crises: défis de l’opérationnalisation”, Diplomatie, jam cit.

Sed ĉi tiu impona maŝinego ankoraŭ ne funkcias je normala reĝimo; tri sinsekvaj “vojpreskriboj” - 2006, 2009, 2011 — ne sukcesis doni definitivan vizaĝon al la fama ARF. Prokraston post prokrasto, - malgraŭ ke ĝia tuta funkcieblo estis promesita por fino de 2015 — neniu el la kvin “rezervaj” brigadoj estis vere starigita. La kontinenta loĝistika bazo, kiu devus esti instalita en Dualao (Kameruno), ankoraŭ ne naskiĝis. La financa demando restis sen solvo: raporto de la niĝeria eksprezidanto Olusegun Obasanjo pri novigaj financmanieroj, dormas en la ŝrankoj jam de tri jaroj.

Ĉi tiuj blokadoj ŝuldiĝas al la manko de rimedoj kaj specifaj kompetentoj, kaj al la malunuecoj inter la diversaj sub-regionoj; krome, nek Niĝerio, nek Sud-Afriko, nek Egipto — la plej gravaj kontribuantoj al la buĝeto de la Afrika Unio kaj posedantoj de la ĉefaj armeoj de la kontinento — estas en situacio akcepti gvidan rolon “La elekto meti sur la unua rango regionan organizaĵon, aŭ la Afrikan Union, estas malpli rezulto de klare ellaborita strategio ol spegul-bildo de fortorilato inter membroŝtatoj”, klarigas s-ino Amandine Gnanguênon, esploristino ĉe la Institute for Security Studies (ISS) en Dakaro. La kunlaboro inter la Unio, la regionaj ekonomiaj komunumoj (REK) kaj iliaj regionaj mekanismoj (RM) fariĝas konkurado. Laŭ tiu esploristino, la landoj havas bonajn kialojn ne proponi sin kiel volontulojn: “Preventi konflikton donas malmulte da videblo al la politikaj agantoj: malfacilas sin glori pri efikeco de preventa agado, se neniu reale mezuras tion, kio estas evitita.”

La tro malrapida evoluo de la ARF kondukis dekduon da registaroj lanĉi en 2013, kiel transiran strukturon, la Capacité africaine de réaction immédiate aux crises (Caric) (Afrika Tuja Reago-Kapablo al la krizoj)*. La volontulaj ŝtatoj mem respondecas pri sia partopreno, devas esti kapablaj prizorgi siajn trupojn dum almenaŭ tridek tagoj kaj trovi partnerojn por transporto, loĝistiko kaj informado. La celo estas disponi pri provizora trupo kapabla ekagi ene de malpli ol dek tagoj, kun adaptebla soldatnombro, ĉerpante en rezervujo de kvin mil soldatoj. Tiu aranĝaĵo povas esti aktivigita de kadro-ŝtato aŭ de ŝtatogrupo, simile kiel okazas en la Eŭropa Unio. Sed la aktivigo de la Caric, same kiel ĝia strategia gvidado ja dependas de la gvidorganoj de la Afrika Unio. Principe, tiu trupo devus esti funkcipreta komence de la jaro 2015; ĝi estas destinita integriĝi al la AAF, kiel precizigas la lasta pintkunveno de la Unio okazinta en Malabo (Ekvatora Gvineo), en junio 2004. Kun Ugando kiel kadroŝtato, la Caric eble unuafoje funkcios en Sud-Sudano jam ĉi-jare, laŭ la generalo Katumba Wamala, stabestro de la uganda armeo.

*  Sud-Afriko, Alĝerio, Angolo, Etiopio, Gvineo, Maŭritanio, Niĝero, Ugando, Senegalo, Sudano, Tanzanio, Ĉado.

Tamen, s-ro Cyrille Ndayiruklye, burunda generalo taskita dum kvar jaroj pri la starigo de unu el la “atendaj” brigadoj, konfesas ke li estas seniluzia pri decidoprocezoj bremsataj de kaŝitaj intencoj, ĉar ĉiu lando aŭ institucio privilegias siajn proprajn prioritatojn. Tion li resumas per sialanda proverbo: “Ne akuzu la puton esti profunda, kiam la ŝnuro estas tro mallonga” Laŭ s-ro Gadio, se Afriko volas fari el sia Konsilio de Paco kaj Sekureco “specon de Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj je afrika skalo”, ĝi devos “ĉerpi el la propra poŝo” por eviti uzi helpon de la Eŭropa Unio aŭ de aliaj duflankaj partneroj (kaj aparte de Francujo).

Ankoraŭ nun, Parizo certigas minimuman nivelon de sekureco al la sahelaj ŝtatoj

Ĉio estus pli bona, se la internaciaj organizaĵoj akordiĝus pri la esencaj punktoj. Ekzemple, koncerne la respondecon protekti, s-ro Solomon Ayele Dersso, de la ISS de Adis-Abebo (Etiopio), opinias ke, konsiderante la “historian malfidon” de Afriko rilate al la eksterlandaj intervenoj kaj la “ĝenerala suspektemo” koncerne la realajn intencojn de la landoj intervenintaj en Libio en 2011, la vidpunkto de la Afrika Unio devus esti pli bone enkonsiderata de la UN-Sekurec-konsilio. Same, ambaŭ entoj ne havas saman komprenon pri la amplekso de la interven-mandatoj kaj pri la engaĝiĝo-reguloj de la pac-trupoj. La Unio, kvankam ege malpli aktiva, estas pli fleksebla akceptante, krom misioj de pac-reteno, operaciojn de paco-restarigo, kaj eĉ de kontraŭ-terorismo, kiel la misio de la Afrika Unio en Somalio (Amisom). Dum la UN intervenas nur kiam la militantaj ŝtatoj engaĝiĝas en pac-procezo, ja ĝia uzo de ofensivaj militaj rimedoj estas limigita je la kazoj de ‘legitima defendo’ kaj je taktikaj helpetoj, kiel la uzo de helikopteroj en Ebura Bordo en 2011 aŭ en Demokrata Respubliko Kongo en 2014.

Praktike, la pac-restarigo dependas de konfuzaj procezoj implicantaj aktivadon de specialaj senditoj aŭ konstantaj reprezentantoj de multaj institucioj, de ambasadoroj kaj militistaj ĉefoj, mediaciistoj, “kontakt-grupoj” ... sen paroli pri la pli-malpli sekretaj konsilantoj, la faciligantoj kaj la perantoj. La respondoj al krizoj estas ofte kundividitaj laŭ diversaj formuloj: kuna operacio (kiel en Darfuro), subteno de la UN al la Amisom, sinsekvo de paralelaj intervenoj (“Serval” en Malio, “Sangaris” en Centrafriko), ktp. Partnerecoj estis disvolvataj de la UN, la Afrika Unio, la Eŭropa Unio (aŭ iuj el ties membro-ŝtatoj) por pli bone kunlaborigi siajn trupojn. Tiuj modeloj havas evidentajn avantaĝojn, sed ankaŭ riskojn, laŭ s-ro Jean-Marie Guéhenno, prezidanto de la International Crisis Group (ICG): “Ĉu povas ekzisti sub-regiona senpartieca engaĝiĝo? Ĉu ekzistas risko de disetendo de la konfliktoj al tuta regiono? En la kazoj, kie eŭropaj trupoj malfermis la vojon, kiel oni certiĝu, ke la relajsado konvene okazos, dum daŭras nesimetriaj minacoj? Kiel certigi bonan kunordigadon inter pluraj komando-ĉenoj?”

Plej bone evidente estas ne atingi la nivelon de vera konflikto. Sed “la frua alarmo-sistemo ne estas garantio: ni plurfoje malsukcesis”, konfesas la ganaano Mohamed Ibn Chambas, estro de la UN-Oficejo por Okcidenta Afriko, kiu citas la ekzemplon de Malio: “En la kazo de Burkino, ni alportis rapidan respondon. Kaj sciigis, ke ni ne akceptos 100%-armean puĉon. Ni poste zorgos pri la disvolvado de la balotoj, por restarigi la legitimecon de la regpotenco...” Samspirite, la UN-diplomato intencas atente sekvi la baloton de la 14-15 februaro en Niĝerio. Kaj zorgi pri la bona disvolvado de la elektoj planataj ĉi-jare en Togo, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Etiopio, Centrafriko, Burundo kaj Benino.

Pli ol kvindek jarojn post la sendependoj, Parizo daŭre ankoraŭ certigas “plankon” (= minimuman nivelon) de sekureco al la sahelaj landoj, kio igas s-ron Olakounié Gilles Yabi, eksrespondeculo de la Okcident-afrika Oficejo de la ICG, diri ke, paradokse, “la interveno-sfero de la francaj trupoj, kun la konsento de la landoj de la regiono, neniam estis tiom vasta kiel nun”. Francujo asertas ne plu plani unuflankan intervenon kaj voli evoluigi partnerecojn, kiuj ebligos poste ĝian foriron: kun la G5, pri Sahelo; kun la Komisiono de la Ĉado-lago, por enlimigi Boko Haram; kun la kunordigiloj kreitaj sekve de la pintkunveno de Jaundeo por lukto kontraŭ pirateco en la Gvinea Golfo — ĉio kunlabore kun la Afrika Unio. Spite al la ripetataj alvokoj de la landoj de la regiono, ni evidente ne “refaros la antaŭan eraron de Libio, kiun riproĉas al ni la tuta mondo”, certigas kadrulo de la franca ministrejo pri defendo. La franca reto de armeaj bazoj, nun reformata, estas de nun destinata subteni la “atendajn” afrikajn trupojn... kiam ili naskiĝos.

Philippe LEYMARIE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Google kaj lingva imperiismo

Pluvas katoj kaj hundoj

Frue en decembro 2014, ĉiu, kiu petis de Google Translate la italan ekvivalenton de la frazo “Tiu fraŭlino estas bela”, ricevis strangan rezulton: “Questa ragazza è abbastanza”, laŭvorte “Tiu fraŭlino estas sufiĉe.” La beleco perdiĝis en la tradukado. Kiel povas esti, ke tian eraron faru unu el la plej lertegaj maŝintradukiloj de la mondo, servo subtenata de senegala lingva kapitalo el miliardoj da propozicioj? La solvo estas simpla: per pasigo de la frazo tra la angla. Anglalingve, oni povas traduki “bela” per “pretty”, sed “pretty” ankaŭ povas signifi “sufiĉe”, kaj “sufiĉe” en la itala estas “abbastanza”.

Ekkompreninte ĉi tiun principon, oni povas facile produkti frazojn nekutimajn kaj eĉ amuzajn. “Je pense que vous avez un président magnifique” (“Mi opinias ke vi havas imponegan prezidanton”) fariĝas itallingve “Penso che tu abbia una bella sedia”, tio estas, “Mi opinias ke vi havas belan seĝon”, ĉar “président” (prezidanto) povas esti tradukita per “chair” (seĝo) en la angla. La uzo de la angla kiel la pivotlingvo ĉi-maniere estigas foje la malon de la vera signifo. Google tradukas la italan “Hai fatto un compito terrificante” (Vi faris fuŝegan laboron) per “Vi faris bonegan laboron” konforme al la signifo de la angla vorto “terrific”. La tradukilo transformas la idiomaĵon “it is raining cats and dogs” (“pluvegas”) en “piove gatti e cani” (“pluvas katoj kaj hundoj”), laŭvorta traduko de la angla frazo kiu tamen estas nekomprenebla por italo.

Por disvolvi maŝintradukilon, estas necese disponi grandan korpuson de identaj tekstoj tradukitaj el unu lingvo al alia. Google estas usona kompanio kaj tial nature konstruis sian tradukilon sur la bazo de tekstaj paroj de kiuj la angla preskaŭ ĉiam estas la pivotolingvo. La tradukilo estas projektita tiamaniere ke, por traduki el la franca al la itala, oni unue devas fari tradukon pere de la angla. Ĉi tiu procedo kreas gravan lingvan biason. La lingvoj franca kaj itala estas relative similaj. Kompare kun ili, la angla estas tute alia lingvo, kompakta kaj riĉa je idiomaĵoj. Nesufiĉa kompreno de la kunteksto kondukas al multaj eraroj. Transformi iun esprimon en la anglan, kaj poste retransformi ĝin en cellingvon, estigas senintencajn lingvajn novigaĵojn.

La kapricoj kreitaj de maŝintradukiloj eble ŝajnas esti malgravaĵoj. Vaste konataj estas la malfacilaĵoj prezentataj de la maŝintradukado. Sekve, estas tute antaŭvideble ke la maŝinoj faras erarojn. Iliaj eraroj estas, tamen, interesaj; ili pripensigas nin pri la specifaĵoj de ĉiu lingvo. Kaj oni povas atendi ke la tradukojn iam plibonigos la evoluado de dulingvaj tekstaj korpusoj sen la perado de la angla, kaj korektoj faritaj de la retumantoj mem. Eble la eraroj menciitaj en ĉi tiu artikolo estos jam korektitaj ĝis kiam, laŭ la konata diraĵo, “nous mettons sous presse” (ĝis la horo de presado) - frazo kiun Google tradukas en la hispanan per “vamos a presionar” (ni premos). Ĉu do vere indas zorgi pri la fenomeno?

Por kompreni la verajn efikojn de la angla kiel pivotlingvo, ni devas meti la maŝintradukadon en pli larĝan kuntekston, nome tiu de la tekstoj kiuj utiligas algoritmojn en Interreto. Ĉi tiuj komputilaj programoj ne nur kreas lingvajn novigaĵojn en la kunteksto de robotaj tradukoj, sed ankaŭ estas uzataj por aŭtomate verki gazetarajn artikolojn, korekti sintakse kaj semantike la enhavon de vikipediaj paĝoj, krei laŭcelajn reklamojn, kaj optimumigi la enhavon de retpaĝoj por ke serĉiloj facile ilin indeksu.

Kiel do oni povas distingi inter primaraj lingvaj fontoj produktitaj de homoj sen algoritma perado (skribaj konversacioj, ciferecigitaj libroj, ktp) kaj sekundaraj lingvaj fontoj kiuj rezultas el algoritmaj transformoj de primaraj rimedoj?

En multaj enigiloj, la aŭtomata kompletigo estas ofta, tio estas, la uzanto tajpas la komencon de vorto aŭ frazo kaj programo aŭtomate kompletigas ĝin. Ĉi tiel, algoritmoj fariĝis preskaŭ rutinaj periloj kiam oni skribas enrete. En multaj kazoj, ni ĉesis enigi nian tekston per sinsekvaj literoj aŭ vortoj: ni simple elektas el kelkaj eblaj kompletigoj proponitaj de algoritmoj. Ĉi tiu formo de skribado kombinas rapidecon kaj efikecon, precipe kiam oni uzas la malgrandan klavaron de poŝtelefono ĉar, por skribi tekston, oni nur devas facilmove elekti vojon tra la arbo de konvenaj esprimoj. Post kelkaj jaroj, oni verŝajne malfacile trovos enigilon kiu ne uzas ĉi tiun teknikaron.

Kiel aliaj sekundaraj rimedoj, tekstoj algoritme kreitaj per maŝintradukado ne nepre estas tiel identigitaj. Male, ili ofte ŝajnas esti primaraj, naturaj fontoj, kiujn legantoj eble povus uzi kiel modelon. Retumanto, por kiu la itala ne estas la denaska lingvo, ne havas motivon por kredi ke la esprimo “Piove gatti e cani” estas erara. Ĉi tiu rimarko estas precipe vera por algoritmoj kiuj analizas la strukturon de la lingvo por artefarite produkti novajn tekstojn. Povas okazi, ke algoritmo serĉanta primaran fonton por optimumigi siajn tradukajn kapablojn senintence uzas tekston produktitan de alia algoritmo kun ĉiuj ĝiaj eraroj.

La disvastiĝo, pere de Interreto, de fontoj “infektitaj” de robotaj programoj minacas subfosi teknikan strukturon kiu favoras masivajn kvantojn da donitaĵoj pli ol sistemecan kvalitan kontrolon. Jam estas multaj ekzemploj de strangaj esprimoj en la Tut-Tera Teksaĵo. En la retbutiko kie Apple vendas siajn produktojn (Apple Store), oni legas, ekzemple, la sekvantajn rimarkojn pri aplikaĵo kiu ebligas ke oni tajpu mesaĝojn piedirante: “Intuicie uzebla, belaj rezultoj kaj denove bonhumora. Dankon kiu faris la! ĝi estas rava kaj rekomendas”. Posta rimarko kundividas la lingvajn strangaĵojn de la unua: “Ĝi helpas min enkonduki horizontalan kaj vertikalan tekston, sendi SMS-mesaĝojn, sendi retpoŝtaĵojn, sendi mesaĝojn per Tvitero kaj Facebook ... sufiĉe amuze, mi dankas vin!”

Ĉi tiaj frazoj, kiuj enhavas la groteskajn tordaĵojn de algoritmoj, povus poste servi kiel modeloj en servoj de teksta perado proponante, ekzemple, aŭtomate kompletigi la frazon kiun oni tajpas. Ne estas neimageble ke italo iam komencos propozicion per “Piove” (pluvas) kaj vidos la proponatan “kompletigon” “ ... gatti e cani” (katoj kaj hundoj), esprimo kiu probable neniam estas parolita aŭ skribita en la tuta historio de la itala lingvo.

Tiel, la angla kiel lingva pivoto iam povus partopreni procedon de kreoligado: la formado de nova lingvo surbaze de transformado sub la influo de aliaj pli malnovaj lingvoj, fenomeno konata de lingvistoj. Aktuale, la ŝanĝoj enkondukitaj de la algoritma perado konsistigas specon de piĝino, lingvon de kontakto, potenciale efemeran, inter du lingvaj sistemoj. Sed kiam nova generacio estos elmetata al ĉi tiuj transformitaj esprimoj, la novigaĵoj probable stabiliĝos en la formo de kohera kaj memstara lingvo, kreolo. Ĉi tiu evoluado povus rapidigi la peradon de novaj enigiloj, intimaj lingvaj protezoj kiuj povus forte influi estontajn esprimformojn.

La anglalingva imperiismo tial estigas pli subtilajn efikojn ol tiuj, kiujn sugestus pritraktoj centritaj en “la lingva milito”. La uzo de ununura lingvo kiel pivoto kuntrenas la enkondukon en ĉiujn aliajn de logiko propra al la pivotlingvo kaj tial, nepercepteble, de specifaj pensmanieroj. Ankaŭ povus esti ke ĉi tiu fenomeno partoprenos ampleksan lingvan transformon en kiu la algoritmoj ludos kernan rolon. Kvankam la angla funkcias kiel pivoto por la lingvoj de Eŭropo, aliaj lingvoj probable okupas la saman pozicion en aliaj lingvofamilioj (ekzemple, la hindia). Sekve, establiĝas tutmonda tradukreto funkcianta per referencado al kelkaj pivotlingvoj.

Kiu, post kvin jaroj, ankoraŭ verkos purajn primarajn fontojn sen algoritma perado? Kiom da tempo pasos antaŭ ol la unuaj algoritmaj novigaĵoj fariĝos rigardataj kiel naturaj formoj? Ĉi tiuj hibridaj verkoj necesigas zorgeman studadon, kaj eble ankaŭ la evoluadon de nova lingvistiko kiu masive utiligos algoritmojn por pli bone kompreni kaj kontroli la efikojn de algoritmoj.

Frédéric KAPLAN kaj Dana KIANFAR


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭ eterna malabundo

Subteni Grekujon

Germanujo, apogata de la plej multaj eŭropaj registaroj, ne akceptas la enpotenciĝon en Ateno de maldekstra registaro, kiu deziras apliki sian programon. Germanujo volas uzi sian ekonomian kaj financan dominadon por devigi Grekujon daŭrigi la politikon de malabundo, kiu ruinigis ĝin.

LA GREKOJ ne bezonas, ke oni klarigu al ili la signifon de la termino “demokratio”. Tamen la instruoj pluvas al ili sur la kapon de kiam ili enpotencigis maldekstran forton decidintan turni la dorson al la politikoj de malabundo, kiuj de ses jaroj ilin turmentas. La admonoj estas al ili farataj de instruistoj kiuj scias, pri kio ili parolas. Ĉu ili ne trudis traktatojn rifuzitajn de popola voĉdonado kaj neis siajn promesojn faritajn dum la elektokampanjoj, tuj post sia elekto? Nun ili troviĝas en fortoprovo kontraŭ tiuj, kiuj volas plenumi tion, kion ili promesis, kaj je kio ili kredas. Tiu batalo estos des pli kruda, ĉar tiuj grekoj povus transdoni ideojn de rezistado al aliaj, kiuj ĝis nun sentis sin en senpoveco. Tiu alfrontiĝo koncernas ja la sorton de Grekujo, sed ankaŭ tiun de la eŭropa demokratio.*

*  Vd “De Parizo ĝis Ateno, elekti siajn batalojn”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2015.

Tuj post la venko de Sirizo [en kelkaj lingvoj: Syriza], ĉiuj en Eŭropo ŝajnas esti antaŭe interkonsentintaj. En aroga tono, Berlino, sed ankaŭ Madrido, Hago, Lisbono kaj Helsinko klarigis, ke la reĝimŝanĝo en Ateno ŝanĝas nenion, ĉar la politiko rifuzata de la grekoj estas daŭrigenda sen ajna modifo. Iom malpli krude oni flustris la samon en Romo, Bruselo kaj Parizo: “Necesas, opiniis ekzemple la franca ministro pri eksteraj rilatoj Laurent Fabius, harmoniigi la respekton de la voĉo de la elektinto kaj la respekton de la sindevigoj de Grekujo pri reformoj.” Sed ĉiuj registaroj de la Eŭropa Unio ŝajnas koni nur la duan termon de tiu ekvacio. Kaj ofendiĝi, kiam s-ro Aleksis Cipras insistas pri la unua.

Kvankam izolita en la Eŭropa Unio, submetita al la atakoj de siaj kreditoroj kaj alfrontita al kontoj, kiuj pli malboniĝas, Sirizo efektive agas por rehonori vortojn, kiuj fariĝis tiel strangaj en la demokratia vivo kiel “suvereneco”, “digno”, “fiero”, “espero”. Sed kiel eblas atingi tion en situacio de konstanta financa urĝo kiam, ĉe ĉiu intertraktado, necesas cedi. Kaj rezigni des pli dolore, ĉar la instrumentoj por sufoki la volon de neobeema popolo estas montrataj al ĉies okuloj kaj ĝiaj turmentistoj ĉiam delektiĝas kiam ili detale priskribas sian lastan militaĵon.

S-ro Cipras komprenis: oni atendas de li ke li kapitulacu en la tuta linio. Ĉar ekde kiam li rezistas, mobilizas la entuziasmon de sia popolo, li defias ekonomian ordon kaj ĝian premjakon, li perturbas la plej bone instalitajn politikajn kutimojn. Ekzemple s-ro François Hollande bezonis eĉ ne dudek kvar horojn por vojaĝi al Berlino kaj piedpremi siajn promesojn faritajn en sia elektokampanjo ‒ nome: denove intertrakti pri la eŭropa stabileckontrakto, batali kontraŭ sia “vera kontraŭulo”, la financo ‒ kaj tiel sengrumble akcepti kaj daŭrigi la politikon de sia antaŭulo.

Malpli ol dek tagojn post la venko de Sirizo, la centraj bankoj de la eŭrozono sendis sian unuan punpafon per tio, ke ili subite senigis la grekajn bankojn je ilia ĉefa kanalo por financiĝi. Por ili tio estis rimedo por devigi Atenon intertrakti pri interkonsento kun siaj kreditoroj, ĉefe la eŭropaj ŝtatoj kaj la IMF, en situacio de urĝo, kaj daŭrigi la programon de malabundo tie, kie la antaŭa registaro ĝin lasis. S-ro Hollande tuj taksis la atakon de la Eŭropa Centra Banko (ECB) “prava”. Same kiel la itala ĉefministro, s-ro Matteo Renzi. Kvankam oni neniam scias tre precize, kie la franca prezidanto troviĝas, almenaŭ nun klaras, kie li ne troviĝas: kun la greka popolo.

Dum la eŭropa ŝraŭbpremilo kunpremas, dum la financmerkatoj altigas sian premon al la atena registaro, la ludreguloj fariĝas terure klaraj. Grekujo estas submetita al diktato. Interŝanĝe kun financadoj, kiujn ĝi bezonas, oni volas ke ĝi tuj decidu la realigon de lavango da dogmaj kaj senefikaj postuloj, ĉiuj kontraŭaj al la programo de la registaro: malaltigi kroman fojon la pensiojn kaj la salajrojn, plian fojon altigi la aldonvaloran imposton (AVI), privatigi dek kvar flughavenojn, ankoraŭ pli malfortigi la kapablon de la sindikatoj intertrakti, uzi la kreskantajn buĝetajn plusojn por repagi al siaj kreditoroj, dum samtempe la sociala mizero de ĝia popolo grandegas. “La ministroj [de la eŭrogrupo], precizigis s-ro Pierre Moscovici, eŭropa komisaro pri ekonomiaj aferoj, estis ĉiuj unuanimaj pri la fakto, ke ne ekzistas alternativo al la postulo de etendo de la aktuala programo.” Antaŭ ol ripeti la faman sloganon de Margaret Thatcher, s-ro Moscovici, eble memorante ke li estas membro de partio socialista, tamen precizigis: “Tion, kion ni volas, estas helpi al la greka popolo”.* Ĝin helpi, sed malpermesante al ĝi fari ion alian ol daŭrigi la politikon de malabundo, kiu ruinigis ĝin.

*  Respektive citita de Les Echos, Parizo, 17-a de februaro 2015, kaj demandita de Europe 1, 12-a de februaro 2015.

Grekujo, sciigas ĝia financministro Janis Varufakis, estas “decidinta ne esti traktata kiel ŝuldokolonio, kies destino estas suferi.”* La defio estas pli ol la rajto de popolo elekti sian sorton, eĉ se tiel delikata arbitraciulo kiel la germana financministro, s-ro Wolfgang Schäuble, opinias, ke ĝi “elektis registaron, kiu agas iom malrespondece”.* Ĉar la demando temas ankaŭ pri la ebleco de ŝtato eliri el detruaj strategioj anstataŭ severigi ilin ĉiufoje kiam ili fiaskas.

*  The New York Times, 17-an de februaro 2015.
*  Interparolado kun la germana publika radio Deutschlandfunk, 16-an de februaro 2015.
La dudek sep murdistoj de la espero

DE KIAM LA eŭropaj institucioj okupiĝis pri Grekujo kaj submetis la plej deprimitan ekonomion de la Unio al la politiko de plej drasta malabundo, kian bilancon ili povas prezenti? Tiun, kiun oni povis atendi kaj kiu estis cetere ankaŭ anoncita: ŝuldon kiu ne ĉesas kreski, disfalantan aĉetpovon, senfortan kreskon, kreskegantan senlaborecon. Sed ne gravas, la eŭropa gramofono ne ĉesas ripeti: “Grekujo devas respekti siajn engaĝiĝojn!” (vidu la artikolon sur paĝo 4). Skleroza en siaj certecoj, la sankta alianco rifuzas eĉ aŭdi la prezidanton de Usono, kiam li klarigas, en sia analizo apogata de armeo da ekonomikistoj kaj historiistoj: “Oni ne povas daŭre premi landojn en depresio. En iu momento necesas strategio de kresko por povi repagi siajn ŝuldojn.”*

*  S-ro Barack Obama, demandite de Cable News Network (CNN), la 1-an de februaro 2015.

La ekonomia kolapso, kiun Grekujo suferis jam de ses jaroj, kompareblas al tiu, kiun kvar jaroj da militaj detruoj kaj da eksterlanda okupado trudis al Francujo dum la unua mondmilito.* Per tio kompreneblas, ke la registaro de s-ro Cipras ĝuas en sia lando, inkluzive de la dekstruloj, grandegan popolan apogon ĉiufoje kiam ĝi rifuzas daŭrigi tiom detruan politikon. Kaj ke ĝi ne volas transvivi “kvazaŭ drogulo kiu atendas sian venontan dozon”.* Ve! Sirizo havas malpli da apogo aliloke. Iomete kiel en la romano de Agatha Christie La krimo de la Orient-ekspreso, enketi pri la eventualaj murdistoj de la greka espero signifus pridemandi ĉiujn eŭropajn registarojn. Kaj unuavice Germanujon: la disciplin-reguloj, kiuj fiaskis, estas ĝiaj; ĝi volas dispremi la popolojn, kiuj rifuzas suferi ilin senfine, ĉefe se ili estas mediteraneaj.* Kun Hispanujo, Portugalujo, Irlando, la motivo de la krimo estas ankoraŭ pli malinda. La loĝantaroj de tiuj landoj havus vere ĉian intereson por ke la fera mano de malabundo fine ĉesu ilin dispremi. Sed iliaj registaroj timas, precipe kiam ĉe ili maldekstra forto minacas ilin, ke ŝtato fine pruvas, ke oni povas rifuzi laŭiri “vojon signalizitan, vojon konatan, vojon konatan de la merkatoj, same kiel de la institucioj kaj de ĉiuj eŭropaj aŭtoritatuloj”, ĝuste tiun, pri kiu s-ro Michel Sapin, la franca financministro, asertas, ke oni devas “esplori ĝin ĝisfine”.* Eventuala eskapo de Ateno el la danĝero pruvus, ke ĉiuj ĉi registaroj vojeraris tiom, ke ili suferigis siajn popolojn senutile.

*  Sur bazo de 100 en la jaro 1913, la franca nacia produkto falis al 75,3 en 1919 (Jean-Paul Barrière, La France au XXe siècle. Hachette, Parizo, 2000. La usona ekonomikisto Paul Krugman siavice montris en la New York Times de la 17-a de februaro 2015, ke Grekujo perdis 26 elcentojn da sia malneta enlanda produkto inter 2007 kaj 2009, kontraŭ 29 elcentoj en la kazo de Germanujo inter 1913 kaj 1919.
*  Interparolado kun s-ro Varufakis, Le Monde, 3-an de februaro 2015.
*  De la jaro 1997, Germanujo troviĝis tamen okfoje en proceduro de la eŭropaj instancoj pro ekscesa deficito, Francujo dek unu fojojn.
*  “Kunveno de la eŭrogrupo pri Grekujo (Bruselo, 16-an de februaro 2015)”, Konstanta reprezentejo ĉe la Eŭropa Unio, www.rpfrance.eu.

Fakte ĉiu scias, ke ‒ escepte se oni sukcesas el ŝtono sangon suĉi ‒ la greka ŝuldo estos neniam repagita. Kial ne eblas ankaŭ kompreni, ke ekonomia strategio de Sirizo, financi urĝajn socialajn elspezojn per decida batalo kontraŭ impostaj fraŭdoj, povus fine apogi sin sur juna politika forto, populara, decidita, devena el la sociaj movadoj, sen la pasintaj kompromitiĝoj. Kvankam la vojo ne estas “signalizita”, ĝi estas tamen planita. Kaj la estonteco, malcerta, pensigas pri tio, kion la filozofino Simone Weil skribis pri la laboristaj strikoj de junio 1936 en Francujo: “Neniu scias, kiel la aferoj turniĝos. Oni devas timi plurajn katastrofojn. [...] Sed nenia timo estingas la ĝojon vidi tiujn, kiuj ĉiam, laŭdifine, mallevas la kapon, levi ĝin alten. [...] Kio ajn povus poste okazi, oni almenaŭ havos tion. Fine, por la unua fojo, kaj por ĉiam, ĉirkaŭ tiuj ĉi pezaj maŝinoj flirtas aliaj memoroj ol la silento, la devigo, la submetiĝo.”* La batalo de la grekoj estas universala. Jam ne sufiĉas, ke niaj bondeziroj akompanas ĝin. La solidareco, kiun ĝi meritas, devas transformiĝi en agojn. La tempo urĝas.

*  Simone Weil, “La vie et la grève des ouvrières métallos” [S. W.: “La vivo kaj la striko de la metallaboristinoj”], Oeuvres complètes. Ecrits historiques et politiques, vol. II, Gallimard, Parizo, 1991.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Maidan ĝis Minsko, lando en plena disvenkiĝo kaj konfuzo

Ukrainujo inter milito kaj paco

La falo de la varmega batalejo Debalcevo ruinigas la esperojn rekonkeri la teritoriojn kontraŭ la ribelantoj de Donbas-regiono. Post unu jaro da malvenkoj, la ukrainaj regantoj devis akcepti novajn interkonsentojn en Minsko. Sed la perspektivo de daŭrigebla politika solvo, sin apogante sur la respekto de malplimultoj kaj dialogo kun Moskvo, ŝajnas malproksima.

Dum en orienta Ukrainujo la milito refariĝis ofensiva en januaro, la duaj interkonsentoj de Minsko aperas kiel frukto de diplomatiaj klopodoj lastminute entreprenitaj. Necesis ja la tuta pezo de la franca-germana paro por doni novan ŝancon al paco. La elvoko de Vaŝingtono pri ebla liverado de modernaj armiloj al la ukrainanoj kondukis Parizon kaj Berlinon plej altnivele lanĉi iniciaton cele forŝovi veran riskon de laŭgrada konflikt-akrigo kun Rusujo.

Preskaŭ dek ses horoj da intertraktado necesis por la reprezentantoj de la “Normandio-formato*” - la franca prezidanto François Hollande, la germana kancelierino Angela Merkel, la ukraina ĉefministro Petro Poroŝenko kaj la rusa prezidanto Vladimir Putin — kunvenintaj la 12-an de februaro en la belorusa ĉefurbo por trovi kompromison. Enhavante dek tri punktojn kaj unu aldonan noton, la interkonsentoj de Minsk-2 restas similaj al tiuj de Minsk-1, subskribitaj la 5-an de septembro 2014, fare de la responsuloj de Rusujo, Ukrainujo kaj la memproklamitaj respublikoj*.

*  Reference al la diplomatia renkontiĝo, kiu okazis la 6-an de junio 2014 inter la kvar gvidantoj, marĝene de la ceremonioj memore al la elŝipiĝo en Normandio dum la dua mondmilito.
*  Tiun interkonsenton kompletigas memorando subskribita la 19an de septembro 2014 de la samaj partioj.

La eŭropanoj penis rehavi kun Rusujo dialogon tro longe neglektitan. La hodiaŭaj malfacilaĵoj havas siajn radikojn en longa foresto de kunordigado fronte al la problemoj metitaj de iliaj “komunaj najbaroj” (Armenujo, Azerbajĝano, Belorusujo, Kartvelujo, Moldavio, Ukrainujo), kiujn la ukraina krizo nur pliprofundigis. En majo 2009, la Eŭropa Unio lanĉis sian orientan partneradon, iniciate de Pollando kaj Svedujo, du ŝtatoj, kiuj havas historie malglatajn rilatojn kun Rusujo.

Tiu partnerado celas starigi libermerkatan zonon jam fine de 2015*, ekskludante ĉian alian interkonsenton kun Moskvo, kiu tamen kunhavas kun tiuj ŝtatoj normo-sistemon kaj vivgravajn komercajn rilatojn*. Fronte al tiu iniciato, Moskvo elstarigis la Eŭroazian Ekonomian Union, de kiu Ukrainujo estas laŭplane la ŝlosila elemento.*. Rusujo zorgiĝas pro tio, ke landoj, kun kiuj ĝi travivis komunan historion strategie alproksimiĝas de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kaj ekonomie fandiĝas en la muldilo de la Eŭropa Unio. Tial ĝi samtempe postulis “zonon de privilegiitaj interesoj”, kiun la eŭropanoj kaj Usono rifuzis rekoni. Orienta najbaro de la Eŭropa Unio kaj “proksima eksterlando” de Rusujo, Ukrainujo troviĝis en pozicio de geopolitika “kvaronumo”, kiu ekscitis ĝian teritorian dupolusecon orienta-okcidentan.

*  Starigo de libermerkata zono inter Ukrainujo kaj la Eŭropa Unio estas planata por la 31-an de decembro 2015.
*  Vd Julien Vercueil, “La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2014.
*  Vd Jean Radvanyi, “Moscou entre jeux d’influence et démonstration de force”, Le Monde diplomatique, majo 2014.
Sub la premo de disfalo

Tiu lukto por la influpovo preparis krizon, kies akcelado kondukis al la milito en Donbas-regiono. Estas nun malfacile malsupreniri la ŝtupojn de la laŭgrada konflikt-akriĝo. Eŭropanoj kaj Usonanoj gardas en memoro la puĉon de la aneksado de Krimeo la 16-an de marto 2014 — kiu kaŭzis la unuan ondon de sankcioj — sed Moskvo konsideras, ke la decida punkto estis la reĝim-ŝanĝo de la 23-a de februaro 2014. Du tagojn antaŭe, danke al la mediacio de la eŭropanoj kaj ĉeeste de reprezentanto de Rusujo, interkonsenta dokumento pri la kriz-eliro estis ellaborita inter s-ro Viktor Janukoviĉ kaj la ĉefoj de la ukraina opozicio. Planante interalie revenon al parlamenta reĝimo kaj fruigitan prezidantan elekton, la interkonsento estas kunsubskribita de la germanaj kaj polaj ministroj pri eksterlandaj aferoj, s-roj Frank-Walter Steinmeier kaj Radoslav Sikorski. Malgraŭ tio, la morgaŭon s-ro Janukoviĉ rifuĝas en Rusujon; kaj la 23-an de februaro, s-ro Aleksandro Tourchinov, prezidanto de la Rada (ukraina Parlamento), estas nomumita provizora prezidanto. Rusujo riproĉas al la eŭropaj garantiuloj de la interkonsento de la 21-a de februaro, ke ili ne nur rezignis pri ĝia apliko, sed ankaŭ ke ili poste donis sian garantion al puĉo.

Decida krizo-turno okazas la 17-an de julio kiam civila aviadilo de la Malaysia Airlines estas paffaligita super la Donbas-teritorio: tiu dramo ekestigas novan ondon de sankcioj, celantaj ĉi-foje la rusan ekonomion. En aŭgusto, la helpo de “volontuloj” kaj la rusa asistado savas la separistojn de Donbaso el ŝajne neevitebla milita malvenko.

La sukceso de la kontraŭ-ofensivo gvidata poste de la ribelantoj de la popolaj respublikoj de Donecko (DNR) kaj Lugansko (LNR) kondukas la partiojn kunveni en la belorusa ĉefurbo kaj adopti, la 5-an de septembro 2014, la unuajn interkonsentojn de Minsko. Sed la milito nur iom malvarmiĝis, ĉar neniu el la partioj kontentiĝis: zono kun kvin milionoj da ukrainoj eskapis la aŭtoritaton de Kievo, kaj la ribelantaj teritorioj ne havis ekonomian estontecon, pro manko de alireblo al la haveno Mariupol, ĉe la Azova maro, aŭ de mastrumo de la fervoja vojnodo de Debalcevo, situanta meze inter Donecko kaj Lugansko*. Foresto de reala kontrolado de tiuj interkonsentoj ebligis la rekomencon de la milito, kiu akriĝis ĉirkaŭ tiuj gravaj punktoj kaj sur la flughaveno de Donecko.

*  Vd Laurent Geslin kaj Sébastien Gobert, “Ukrainujo pli dividita ol iam ajn antaŭe — antaŭ gravaj decidoj”, Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2014.

La interkonsentoj “Minsk-2” estas rezulto de la eŭropaj timoj, tiom pri grava konflikto sur la kontinento, kiom pri la armea, politika kaj ekonomia disfalo, kiu minacas Ukrainujon. Sub la premo de la anoncita katastrofa malvenko ĉe Debalcevo, kie estis ĉirkaŭataj ses ĝis ok mil ukrainaj soldatoj en la momento de la intertraktado, la prezidanto Poroŝenko devis elekti inter: ĉu daŭre perdi la militon, ĉu subskribi la dokumenton. En la sekvantaj horoj, la Internacia Mon-Fonduso (IMF) alpagis novan helpon - 17,5 miliardoj da dolaroj. Por Rusujo, Minsk-2 estis okazo agnoskigi la rompiĝon de Ukrainujo laŭlonge de la batal-ĉesiga linio kaj aperi kiel la sola aganto kapabla akceptigi kompromison al la ribelantoj. Havante la povon ĉiumomente modifi la forto-ekvilibron sur la tereno, kaj ricevinte specialan statuson por la orientaj regionoj, Moskvo donas al si avantaĝon por eviti ke Ukrainujo aliĝu al NATO, same kiel en la “glaciitaj konfliktoj” de Transnistrio kaj Kartvelujo (vidu artikolon.... )

La unua celo de la interkonsentoj restas trudi — kvankam plej skeptike — ĉesigon de la bataloj. Ĝi povos daŭri nur kun la retirado de la peza artilerio. La retroiro-distanco devas esti mezurita ekde la frontlinio de la 10-a de februaro 2015 por la ukraina armeo sed ekde tiu de la 19-a de septembro por la ribelantoj. La kontroladon de la batalĉeso kaj de la retirado de la pezaj armiloj devas fari la observantoj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), kies personaro pasas de ducent kvindek al tricent kvindek homoj. La sukces-ŝancoj de Minsk-2 restas limigitaj, ĉar neniu el la militantoj atingis siajn celojn: Kievo ne sukcesis rehavi sian suverenecon super la teritorioj tenataj de la separistoj; la ribelantoj ne sukcesis firmigi sufiĉan teritorian dominadon, kiu povus respondi al la “oblast” (= regiono) de Donecko kaj de Lugansko, necesan por la apogo de iliaj sendependiĝaj postuloj. El tio fontas la timo, ke jam tuj post la subskribo de la interkonsentoj, okazos novaj tre intensaj bataloj ĉirkaŭ Mariupolo.

La interkonsentoj krome pekas pro aranĝoj konkrete malfacile aplikeblaj surloke, kaj pro la malforteco de la kontrol-mekanismoj. Ne eblas forgesi la sango-prezon, por la soldatoj, kiuj batalis de septembro por defendi aŭ preni malpli ol mil kvadratajn kilometrojn. La daŭrigeblo de la batalĉeso estas des pli necerta, ke la dokumento planas neniun senarmilan zonon. Tiu ankaŭ ne planas aranĝojn/ iniciatojn favore al starigo de intera forto, kies konsisto estus kondukinta al nova disput-temo inter rusoj, ukrainoj, separistoj kaj eŭropanoj. La retiriĝo de la eksterlandaj elementoj, la dungosoldatoj kaj la “nelaŭleĝaj grupoj” el la ukraina teritorio restas tre malfacile aplikebla kaj ricevis neniun ago-kalendaron. Kiel observanto de la OSKE sukcesos distingi ribelanton el Donecko de rusa “volontulo”, ambaŭ ja estas perfektaj rusoparolantoj? Krome, la batalionoj de kroataj, polaj aŭ baltaj milicanoj, el kiuj kelkaj estas financataj de oligarĥoj, operacias surloke kun la ukraina armeo, sed tute ne perfekte obeas al Kievo.

Minsk-2 cetere estos verŝajne malfacile akceptebla de la Rada, kie la ukrainaj deputitoj devas antaŭ la 14-a de marto adopti rezolucion pri la limigo de la Donbas-teritorio koncernata de speciala statuso. Tia rezolucio estis voĉdonita la 16-an de septembro 2014, sed neniam aplikata. Kadre de la malcentralizado, kiu donus al tiuj teritorioj formon de lingva, ekonomia kaj sekureca aŭtonomeco, tiu statuso ebligus la kreadon de propraj polic-fortoj. Rilate tiun punkton, la politika dialogo aperas malfacila, same inter la militantoj kiel ene de la ukraina registaro, kie la plej militemaj, notinde la ĉefministro Arseni Jacenjuk kaj la ministro pri internaj aferoj Arseni Avakov, ankoraŭ alvokas al kompleta venko super la separistoj. Tuj post la subskribo de Minsk-2, voĉoj leviĝis en Kievo por kritiki la dokumenton, aparte tiu de la estro de la ekstremdekstra partio Praviy Sektor (“dekstra sektoro”), s-ro Dmytro Jaroch, kiu deklaris ne rekoni la interkonsentojn, kaj tiu de la ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Pavlo Klimkin, kiu asertis ke Ukrainujo neniel estas devigita konduki konstitucian reformon, nek koncedi pli grandan aŭtonomecon al Donbaso. Krome, dum s-ro Poroŝenko memorigis, tuj post la adopto de Minsk-2, ke la federaciiĝo de Ukrainujo ne estas sur la tagordo, la ribelantoj siaflanke daŭrigas postuli sendependon.

La gas-demando embuskas

Al la politikaj malfacilaĵoj aldoniĝas ekonomiaj defioj. Ukrainujo engaĝiĝis pagi la kostojn de rekonstruo de la zonoj detruitaj de la milito kaj restarigi la transpagon de la socialaj pagoj interrompitan iniciate de s-ro Poroŝenko en novembro 2014. Post recesio je 8,2% en 2014 kaj kun preskaŭ 25% inflacio, Ukrainujo malfacile povos elteni tiun ŝarĝon.

Kvankam la ĉefa dokumento de la Minsk-3-interkonsentoj ripetas multajn erarojn de Minsk-1, la komuna deklaro*, kiu ĝin akompanas, lasas vidi kelkajn pozitivajn punktojn. Rusujo, Eŭropa Unio kaj Ukrainujo engaĝiĝas labori pri la gas-demando, kiu denove metiĝos ekde la 1-a de aprilo 2015 kaj la fino de la “vintra pakaĵo*”. La ekonomia savado povus tiam fariĝi tereno por alproksimiĝo kaj kunlaboro. Aliflanke, la eŭropanoj ŝajnas preni en konsideron la rusajn zorgojn naskitajn el la subskribo de la liberkomercaj interkonsentoj inter la Eŭropa Unio kaj Ukrainujo. La rekono, en la aldonaj punktoj de Minsk-2, de la lingva memdetermino de parto de Donbaso, kaj de la rajto de tiuj teritorioj evoluigi kunlaboradon kun Rusujo, atestas ankaŭ pri la konstruo, ankoraŭ timema, de politika solvo.

*  Anekso n-ro 2 de la 2202-a rezolucio de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj.
*  Subskribita fine de oktobro 2014, tiu interkonsento validas de la 1-a de novembro 2014 ĝis la 31-a de marto 2015. Ukrainujo antaŭpagas sian konsumon de la venonta monato kaj engaĝiĝas repagi al Rusujo ĉirkaŭ tri miliardojn da dolaroj da nepagitaj ŝuldoj.

La batal-ĉeso povos instaliĝi se la plej radikalaj ukrainistaj batalionoj evitas provokaĵojn, kaj se Moskvo sukcesas bremsi la tentojn de la separistoj surloke etendi sian avantaĝon. La respekto de la politikaj aspektoj de la interkonsentoj devigas precipe Kievon. La Eŭropa Unio povus premi al la Rada por helpi la prezidanton Poroŝenko ekfunkciigi malfacilan procezon, kiu riskas meti lin en falsan kaj danĝeran situacion rilate al liaj balot-promesoj kaj al parto de lia registaro. Neĉeestinta en la intertraktado kaj nun tentata altigi la postulojn, Vaŝingtono disponas pri leviloj super la ukraina Parlamento, notinde tra la ĉefministro Jacenjuk, kaj povus kontribui al la aplikado de la interkonsentoj. Tiuj potencaj landoj estos kuraĝigataj de la 2202-a rezolucio de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, prezentita de Rusujo kaj unuanime adoptita la 17-an de februaro. Postulante la plenan aplikadon de la Minsk-interkonsentoj, tiu teksto reasertas sian alligitecon al la “plena respekto de la suvereneco kaj la teritoria integreco de Ukrainujo”. Ja diskreta maniero fakte konfirmi la aneksadon de Krimeo.

Igor DELANOË


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Frostigita konflikto sur fono de orienta-okcidenta konkurenco

De Ĉednestrio ĝis Donbaso, la historio ripetiĝas

Dum la registaroj de Ukrainujo kaj Moldavujo revas pri Okcidento, eta opozicia respubliko, ĉirkaŭata de tiuj du landoj, ne kundividas iliajn aspirojn. Eĉ sen internacia agnosko, Ĉednestrio ĝenas la okcidentajn projektojn de dudek du jaroj, petante la konsenton de Rusujo por ĉiu solvo. Tiu “frostigita konflikto” prilumas la kernan demandon de la bataloj en Donbas-regiono.

“AL LA ESTONTO kun Rusujo.” En Tiraspol, ĉefurbo de Ĉednestrio, aŭ Ĉednestria Moldava Respubliko, la bunta afiŝo de la Eŭrazia Ekonomia Unio okupas la tutan longon de trolebuso. La frapfrazo skribita en la rusa, la ĉefa oficiala lingvo de tiu teritorio, staras super bildo de loka familio: patro, patrino kaj infano rigardas plenaj je espero al la silueto de Kremlo, protekta fortreso. La pasaĝeroj ŝajnas eniri kaj eliri el la afiŝo. La trolebuso baldaŭ malaperas ĉe la fino de la ĉefa strato de la urbo, avenuo de la 25-a de oktobro. La dato de la rusa revolucio de 1917.

La aneksado de Krimeo, fare de la rusa federacio en marto 2014, vekis la intereson al la “frostigitaj konfliktoj” devenantaj de la kreado de pluraj secesiaj kaj ne agnoskitaj ŝtatoj okaze de la diseriĝo de Soveta Unio. Kelkaj komentistoj elvokis la eblecon, ke Rusujo aneksos en sama elano Abĥazujon, Sud-Osetujon kaj Ĉednestrion, reage al la asocio-interkonsentoj subskribitaj kun la Eŭropa Unio en junio 2014, fare de Kartvelujo, Moldavujo kaj Ukrainujo. Rusujo zorge evitis etendi la aneksadojn, eĉ se la koncernaj loĝantaroj verŝajne ne kontraŭus. Jam en 2006, 98% de la voĉdonantoj de Ĉednestrio jesis per referendumo al “eventuala integrado en Rusujon”. Eĉ se tiu voĉdonado estis organizita sen vera debato de s-ro Igor Smirnov, la tiama“prezidanto” de tiu teritorio, kiu enhavas duonmilionon da loĝantoj, tiu opinio ŝajnas larĝe komuna.

Kiam oni transiras la Dnestron por iri sur ĝian orientan bordon, ne malofte la kontrolejoj estas okupataj de homoj kies uniformo estas rusa. Tiuj soldatoj, kune kun aliaj el Ĉednestrio kaj Moldavujo partoprenas la pactenan Forton depost la milito, kiu alfrontigis en 1992 la moldavajn registarajn trupojn al la rusoparolantaj ribelantoj* de tiu maldika ter-strio, inter la riverego kaj Ukrainujo. Venkintoj, la ribelantoj de Ĉednestrio proklamis sian sendependiĝon, adoptis konstitucion, flagon, himnon kaj blazonon. La “Respubliko” havas proprajn registaron, Parlamenton, armeon, policon kaj poŝtoservon, sed kiujn neniu ŝtato de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) agnoskas.

*  Laŭ la lasta popolnombrado (2004), la slavoj estas la plejmulto en Ĉednestrio kun 30,4% da rusoj, 28,8% da ukrainoj, 2% da bulgaroj kaj 2% da poloj, tio estas sume 63,2%. La moldavoj estas nur 31,8% de la loĝantaro, kaj la gagaŭzoj, turka kristana malplimulto, estas nur 2%.

Ĉednestrio estas delonge ligita al Rusujo, ja depost la traktato de Iasi subskribita en 1792, kiam Moldavujo ankoraŭ estis otamana. De 1944 ĝis 1991 tiu bordo de Dnestro estis parto de la Soveta Socialista Respubliko de Moldavujo, unu el la dek kvin respublikoj, kiuj konsistigis Sovet-Union. En junio 1990, kiam Sovet-Unio estas diseriĝanta, la rusparolanta loĝantaro ektimas pro la adopto fare de la Parlamento, de leĝo iganta la rumanan sola oficiala lingvo de la moldava Respubliko. La 23-an de februaro 2014, tuj post la starigo de nova registaro devenanta de la Maidan-kontest-movado en Kievo, la ukrainaj deputitoj ripetis la saman eraron, forigante la rusan kiel oficialan regionan lingvon, kio estas komprenita kiel provoko en la oriento de la lando. Hieraŭ en Moldavujo, same kiel hodiaŭ en Ukrainujo, tiuj leĝoj ludis ŝlosilan rolon en la politika laŭŝtupa konflikt-akriĝo inter pluretnaj regionoj, kiu rezultigis internan militon.

En marto 1992, la moldavaj naciistaj armeoj provas ekregi Ĉednestrion, kie 60% de la loĝantoj estas rusoj aŭ ukrainoj. La moldavaj soldatoj estas forpelitaj en julio samjare, parte de elementoj de la 14-a soveta armeo, kies stabejo troviĝas en Tiraspol, sur la orienta riverbordo. La subskribo de batalĉeso la 21-an de julio 1992 finas la militon, sed ne la konflikton, kiu de tiam estas “frostigita”. Nuntempe la rusa armea ĉeesto estas taksata je ĉirkaŭ du mil homoj, inter kiuj kvar aŭ kvin cent pac-gardantoj, enkadre de la interkonsento de 1992. La ceteraj trupoj kontribuas al la Operacia Grupo de la rusaj fortoj en Moldavujo (OGRF), kiu sukcedis al la sovetaj trupoj, fariĝintaj rusaj. Ilia ĉeesto estas kontraŭleĝa laŭ Kiŝinevo, la moldava ĉefurbo, kaj plejmultaj okcidentaj ŝtatoj. Moskvo, male, pravigas ĝin pretekste, ke la OGRF estas necesa por protekti la multajn armilo-rezervojn, restaĵojn de la malvarma milito, kiuj ankoraŭ restas sur la teritorio, aparte en Kolbasna, en la nordo de la lando. La rusa armeo sur tiu oficiale moldava teritorio prezentas konsiderindan obstaklon laŭ kelkaj okcidentaj politikuloj, ekzemple la usona senatano John MacCain, kiu deziras “akceli la integradon de Kartvelujo kaj Moldavujo en la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO)*. Neniu oficiala regulo malpermesas la aliĝon al NATO de ŝtato kun frostigita konflikto (aŭ eĉ “malferma” konflikto). Sed en la praktiko, la kandidatiĝoj de Kartvelujo, Ukrainujo aŭ Moldavujo havas neniun ŝancon ricevi unuanimecon de la membroŝtatoj, ĝis kiam solvo estos trovita por la opoziciaj entoj, kiujn ili enhavas. Pluraj voĉoj leviĝus por elstarigi la riskon esti ĵetita en konflikton, pro la 5-a artikolo de la Nord-Atlantika Traktato, kiu antaŭvidas interŝtatan asiston en kazo de agreso al unu el ili.

*  “Obama: “We will stand with Ukraine””, Voice of America, 12-a de marto 2014, www.voanews.com
Oni vivas pli bone ĉi tie ol en Moldavujo

TIRASPOL reesprimis sian ligitecon al Rusujo okaze de la aneksado de Krimeo. La 18-an de marto 2014, s-ro Mikhaïl Bourla, prezidanto de la “Parlamento” de Ĉednestrio, kaptis la okazon por sendi peton al s-ro Sergueï Narychkine, prezidanto de la Duma (rusa Parlamento), en kiu li esprimis la deziron, ke lia lando oficiale aliĝu al la Federacio. La rusaj regantoj jam malavare donacas al la eta respubliko kvanton da gaso kaj financas la pensiojn de la multaj rusaj emeritoj kiuj tie loĝas. Laŭtakse cent okdek mil ĝis ducent mil loĝantoj de Ĉednestrio havas rusan pasporton, tio estas ĉirkaŭ 35% de la loĝantaro. La peto de s-ro Bourla estis tamen rifuzita.

S-ino Nadejda Gynj, 60-jara, estas unu el la ricevantoj de pensio pagita de Moskvo. Vestita per dika trikoto, ŝi balaas korton en Balka, kvartalo de Tiraspol. Ŝi diras: “Ĉi tie ni estas por Rusujo”. Kiam oni petas ŝin priskribi la vivon en Ĉednestrio, s-ino Gynj respondas: “Normala. Ni havas tre ordinaran vivon.” Ŝi konsideras sin rusa, kvankam ŝi naskiĝis en la ukraina urbo Odeso, situanta je cent kilometroj sudoriente, kie membroj de ŝia familio ankoraŭ vivas. S-ino Gynj laboris en tekso-fabriko en Tiraspol. Ŝia filino instaliĝis en Smolensko, en Rusujo.

“Oni pli bone vivas ĉi tie ol en Moldavujo”, asertas s-ino Valentina Boïko, 53-jara, kiu venis el sia vilaĝo vendi enbotelan lakton inter kelkaj domblokoj arĥitekture sovetaspektaj. Ŝia opinio estas larĝe komuna sur ĉi tiu riverbordo, precipe pro la ega kosto-altiĝo de la urbaj servoj en la cetera Moldavujo. Hodiaŭ 62% de la (okcidentaj) moldavoj opinias, ke la asoci-interkonsento kun Eŭropo povus havi similajn konsekvencojn al la vivkosto*. Tio estas la kialo de la bonaj rezultoj de la porrusaj partioj ĉe la parlamentaj elektoj de la 30-a de novembro 2014: kun 39% de la voĉoj, kontraŭ 44% por la porokcidenta bloko, ilia malvenko estis malgranda.

*  Mila Corlateanu, “The Republic of Moldova: Lost in geopolitical games”, New Eastern Europe, 19-a de februaro 2014, www.neweasterneurope.eu

En Ĉednestrio, la popolo profitas el la financa helpo malavare donacita de Rusujo. La ekonomio miksas elementojn el la socialisma sistemo heredita de Soveta Unio kun privataj iniciatoj. Sistemo de socia protektado je la kosto de Rusujo kunekzistas apud oligarĥiaj strukturoj similaj al tiuj evoluintaj en aliaj eksaj “frato-landoj”. La grupo Sheriff, ekzemple, establis kvazaŭ monopolon pri pogranda kaj detala komerco. Ĝia direktoro, la riĉa negocisto Viktor Gouchane, posedas notinde la benzinstaciojn kaj superbazarojn de la teritorio. La emblemo de la entrepreno ĉie ĉeestas.

La ekonomio de Ĉednestrio baziĝas sur la fera, cementa kaj teksa industrioj, kaj ankaŭ la elektraj centraloj. Politike teritoria enklavo, la teritorio estas konektita al la cetera mondo: 95% de la produkto de la kvar ĉefaj fabrikoj estas eksportata*. Ĝiaj ĉefaj partneroj estas Moldavujo, Rusujo, Rumanujo, Ukrainujo kaj Italujo. Ĉednestrio eksportas ankaŭ al Germanujo, Aŭstrujo kaj Greklando. Tamen, ĝia ekonomio estas malproksime de memsufiĉo. Sen la profitoj de la revendo de la rusa gaso al la konsumantoj, sen la mono venanta de la elmigrintaj laboristoj kaj la senpera financa helpo de Moskvo, la ŝtato estus bankrotinta. La rusa subteno komenciĝis ekde la disiĝo kaj altiĝis poste. Inter 2008 kaj 2012, Ĉednestrio ricevis ĉirkaŭ 27 milionojn da dolaroj (pli ol 20 milionoj da eŭroj) jare, kiuj estis destinataj al pago de pensioj kaj de nutraĵo por la plej malriĉaj loĝantoj*.

*  Kamil Calus, “An aided economy. The characteristics of the Transnistrian economic model”, Osrodek Studiow Wschodnich, 16-a de majo 2013, www.osw.waw.pl
*  Jam citita verko.

S-ino Gynj tamen opinias, ke ŝia pensio povus esti pli alta. Ŝi ricevas ĉiumonate ĉirkaŭ cent eŭrojn. Ŝia luprezo kostas 80 eŭrojn, tial ŝi devas labori kiel balaistino kvin tagojn semajne por kompletigi sian enspezon. Ŝia edzo estis soldato dum la milito kontraŭ Moldavujo, antaŭ dudek du jaroj. Dolora sperto, pri kiu la situacio en Ukrainujo vekas la rememoron. “Ni ne volas militon. Ni volas pacon. Malfacilas scii kion pensi pri la alfrontiĝo kun la Okcidento, sed Rusujo helpas nin. Mi esperas, ke paco baldaŭ revenos en Ukrainujo.”

Pro sia geografia situo, Ĉednestrio prezentas gravan demandon por Rusujo, kiu firme decidis ĉirkaŭdigi la etendiĝon de la Eŭropa Unio kaj la NATO en la landoj de la eksa Sovet-Unio. Por Artem Filipenko, kiu estras dependejon de la Ukraina Nacia Instituto de Strategiaj Studoj en Odeso, “La Ĉednestrianoj nekontesteble estas favoraj al la rusoj. Iliaj regantoj konsideras, ke la asoci-interkonsento liganta Moldavujon al la Eŭropa Unio ne favoras la interesojn de ilia lando”.

Laŭ iuj, Rusujo aplikas similan strategion en Ĉednestrio kaj en la oriento de Ukrainujo, kie la memproklamitaj “Popolaj Respublikoj” de Donecko (DNR) kaj Lugansko (LNR) secesiis la 7-an kaj 27-an de aprilo 2014, substrekas Kamil Calus, esploristo en la Center for Eastern Studies de Varsovio: “Moskvo ne intencas subteni la sendependiĝon de Ĉednestrio, nek ties integriĝon en la rusan Federacion. Male, Rusujo volas, ke ĝi restu en federacia Moldavujo. Uzi Ĉednestrion por gardi piedon en Moldavujo, cele domini la tutan landon kaj malhelpi ke ĝi turnu sin al Okcidento. Tio validas same por la novaj respublikoj de Donbaso. Moskvo deziras, ke ili estu membroj de federaciigita Ukrainujo. Rusujo tiel povos provi uzi ilin por bloki la integradon de Ukrainujo en organizaĵoj kiaj la Eŭropa Unio kaj la NATO.”

La strategio de federaciigo

LA “KOZAK-MEMORANDO*” de 2003 prilumas la rusan strategion: tiu propono de solvo de la konflikto permesas al Ĉednestrio vetoi kontraŭ ĉiuj gravaj decidoj de Chisinau. La riglado estas garantiata pro la senato-konsisto de estonta Federacia Respubliko de Moldavujo, kie Ĉednestrio kaj [Gagaŭzujo] — alia regiono survoje al secesio — elektus dek tri senatanojn el dudek ses. La memorando ankaŭ laŭleĝigas la dismeton de la rusaj trupoj sur la teritorio de tiu hipoteza federacia ŝtato, de ĝia kreado ĝis 2020. Laŭ Calus, kun tia statuso, Moldavujo havus nulan ŝancon eniri en la eŭropajn aŭ atlantikajn instituciojn.

*  Rusa projekto, ne ratifita, de memorando pri la organiz-principoj de unuiĝinta ŝtato en Moldavujo, 17-a de novembro 2003, www.stefanwolff.com/files/ Kozak-Memorandum.pdf

La volo apliki tiun strategion al Ukrainujo aperis la 30-an de marto 2014, kiam s-ro Sergueï Lavrov, la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj, petis ke “Usono kaj ties eŭropaj partneroj akceptu lian proponon doni al la rusparolantaj regionoj oriente kaj sude de Ukrainujo larĝan aŭtonomecon rilate al Kievo*.

*  Simon Tisdall, “Russia sets tough conditions for diplomatic solution in Crimea”, The Guardian, Londono, 30-a de marto 2014.

Sed, laŭ raporto verkita en decembro 2014 de la finlanda Instituto pri internaciaj aferoj, la ukraina registaro ja estis preta malcentralizi, tio estas etendi la regopovon de la lokaj komunumoj, sed ne modifi la konstitucian strukturon de la lando*.

*  András Rácz kaj Arkady Moshes, “Not another Transnistria: How sustainable is separatism in Eastern Ukraine?”, The Finnish Institute of International Affairs, Helsinko, decembro 2014.

Ĉednestrio restas tamen tre diferenca de la Donbas-regiono, nun detruata de milito. Tiu lasta havas dekoblan loĝantaron, posedas komunan landlimon kun Rusujo kaj ne entenas, almenaŭ oficiale, rusajn trupojn. Male al Ĉednestrio, la ĉefaj gasoduktoj, kiuj provizas Ukrainujon ne trapasas la secesiajn teritoriojn, senigante tiel la porrusulojn de la regiono je konsiderinda atuto en la intertraktado*. En Donbaso, la bezonoj koncerne militistan kaj financan helpon el Rusujo estas multe pli grandaj ol tiuj de Ĉednestrio. Ĉiuj tiuj faktoroj igas Donbason regiono pli malfacile mastrumebla, en kadro de frostigita konflikto. Sed la ekzemplo de Ĉednestrio montras, ke Moskvo povas kontentiĝi pri provizoraj kaj nestabilaj situacioj, manke de serioza ekkonsidero de ĝiaj strategiaj interesoj fare de la okcidentanoj.

*  Jam citita.

Jens MALLING


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu la israelaj elektoj povas ŝanceli la hegemonion de la dekstro?

La aŭdaca veto de s-ro Netanjahu

Malgraŭ la kontraŭstaro de la prezidanto Barack Obama, ambaŭ ĉambroj de la usona Kongreso (Federacia Parlamento) invitis la israelan ĉefministron fari paroladon la 3-an de marto. S-ro Benjamin Netanjahu esperas eltiri el tiu rendevuo politikan profiton, du semajnojn antaŭ parlamenta baloto, pri kiu lia tendaro restas la plej verŝajna gajnanto. Sed la alianco inter la israelaj maldekstro kaj centro posedas atutojn, en kunteksto de malkontento de la mezaj kaj popolaj klasoj.

ĈU SINJORO Benjamin Netanjahu agas kvazaŭ sorĉo-lernanto? Li danĝere vetis, estigante antaŭtempan baloton, kiam li disponis pri parlamenta plimulto en la parlamento, ja miksita sed sufiĉa por resti reganto ĝis 2017. Eĉ se li venkas okaze de la baloto de la 17-a de marto, la estro de la Likud-partio, liberigita de centristaj ministroj, kvankam ja utilaj kiel internacia garantio, troviĝos ĉe la kapo de mallarĝa koalicio de ekstrem-naciistoj kaj ekstrem-ortodoksuloj.

En la plej bona kazo, s-ro Netanjahu fariĝos ostaĝo — konsente aŭ ne — de la plej malmola alo de la dekstro. Li troviĝos ĉe la kapo de nerekomendinda (en la rigardo de la mondo) registaro, kaj alfrontita al gravaj malfacilaĵoj sur la interna fronto. Kaze de malvenko, li cedos la landoregadon al koalicio de labor-partianoj kaj dekstra centro; scenaro kiu ŝajnis ankoraŭ malverŝajna antaŭ kelkaj monatoj, sed kiun oni ne plu povas tute forigi, kvankam dekstro-venko restas la plej probabla.

Ekzistas tria ebleco: nula maĉo kondukanta ambaŭ blokojn glatigi siajn diverĝojn por daŭrigi registaron de nacia unuiĝo kondamnita al senmoveco. En tiu kazo, la persona malvenko de s-ro Netanjahu rezultigus neniun ŝanĝon de orientiĝo de la israela politiko.

Mistero ĉirkaŭas la agmanieron de la eliranta ĉefministro. “Netanjahu verŝajne volis anticipi, antaŭvidante ke lia koalicio, subfosata de internaj konfliktoj, dispartiĝas, opinias Yaron Ezrahi, profesoro pri politika scienco en la hebrea Universitato de Jerusalemo. “Li ankaŭ serĉas fortikigitan mandaton kiel rimedon kontraŭ la malkresko de sia populareco en la lando, kaj kontraŭ pli kaj pli granda malamikeco en Okcidento.” Estas tro frue por konkludi je regofino, se oni konsideras la ludkartojn, kiujn s-ro Netanjahu ankoraŭ havas. Sesdek kvin-jara, tiu spertega politikulo, tre bona debatisto, montris plurfoje sian kapablon releviĝi, tiom ke li estas kromnomita “la magiisto”.

Timo kiel armilo

SUR LA INTERNA kampo, li povas kalkuli je populareco de la dekstro, notinde en la junularo, kiu tute alkutimiĝis al la fakto ke Israelo okupas kaj kolonias Jerusalem-orienton kaj Cisjordanion de 1967. Li uzas timon kiel armilon, nutratan de la atencoj, la kreskado de danĝero ĉe la landlimoj kaj la malsukceso de la Oslo-pacprocezo, lanĉita de la labor-partianoj en 1993... kiun li ĉiel provis saboti.

Sur la ekstera kampo, s-ro Netanjahu povas fieri pri la apogo de la usonaj respublikanoj. Li disponas pri la senlima subteno de unu el iliaj ĉefaj monalpruntantoj, la plurmiliardulo de Bostono, Sheldon Adelson. Por subteni sian protektaton, tiu reĝo de la kazinoj malavare financas la senpagan ĵurnalon Israel Hayom, la plej grandkvante presita kaj danĝera konkuranto por la aliaj ĵurnaloj.

La alianco ligita kun la usona malmola dekstro havas prezon. Atestas pri tio la polemiko estigita de la invito — tuj akceptita, tiel ke oni povas sin demandi ĉu Tel-Avivo mem iniciatis ĝin — lanĉita de la prezidanto de la ĉambro de reprezentantoj, s-ro John Boehner, por fari, la 3-an de marto, paroladon antaŭ ambaŭ ĉambroj de la Kongreso. S-ro Netanjahu intencas pledi por pliintensigo de la sankcioj kontraŭ Irano kaj publike mallaŭdi la skiziĝantan interkonsenton inter Vaŝingtono kaj Tehrano pri la irana atomprogramo (Vd p.18-19...), kiun li prezentas kiel vivminacon por Israelo.

Sed, tiel enmiksiĝante en la internan politikon de Usono, s-ro Netanjahu deturnas de si multajn demokratajn elektitojn, post kiam li jam faris el la prezidanto Barack Obama malamikon. Danĝera veto, en la momento kiam Tel-Avivo pli ol iam ajn bezonas la subtenon de Vaŝingtono ĉe la internaciaj instancoj.

La israela opozicio facile povas akuzi la israelan dekstran gvidanton uzi la tribunon de la usona Kongreso por fari baloto-propagandon, du semajnojn antaŭ la baloto, oferante tiel la superajn interesojn de la lando. Tiun kritikon esprimas amaskomunikiloj ne nepre maldekstraj, kiel la ĵurnalo Yediot Aharonot: “Antaŭe, oni povis kredi, ke Netanjahu estas obsedita de Irano, ĝis perdi la prudenton. Ne plu veras hodiaŭ. Lia sola obsedo estas nun venki en la baloto de la 17-a de marto, je kiu ajn prezo*.”

*  Artikolo de la plej populara ĵurnalisto de la gazeto, Nahum Barnea, la 22-a de januaro 2015.

Ĉu tiu prezo povos altiĝi ĝis laŭgrada milita akriĝo? Tiu hipotezo estis aludata post la aviada atako de la 18-a de januaro 2015 kontraŭ konvojo de la Hizbulaho en Sirio, sekvata dek tagojn poste de la antaŭvidebla rebato de la Hizbulaho. La rezerva kolonelo Yoav Galant, ekskomandanto de la suda regiono de Israelo kaj kandidato al deputiteco de la nova centradekstra partio Kulanu, skandaligis deklarante, ke “la momento [de pafo] kelkfoje ne estas sen ligo kun la baloto-demando”. Li citis la ekzemplon de la precize celita elimino en Gazao de la Hamas-militestro, Ahmed Jabari, iom pli ol du monatojn antaŭ la baloto de januaro 2013*.

*  “Livni et Herzog défendent le timing de la frappe en Syrie”, The Times of Israel, 19-a de januaro 2015, http://fr.timesofisrael.com

Por mallonga tempo, tensio-pliigo ĉiam profitis al la dekstro. En la longa tempo la risko estas konduki Israelon en novan perfortan ciklon, multe pli sangoverŝa ol la milito en Gazao pasintan someron. Sed kiu zorgas pri la longdaŭro? Nun la ĉefa zorgo de s-ro Netanjahu estas havi plenan ag-liberecon, post liaj malbonaj rezultoj ĉe la lasta elekto de 2013.

Ĉu li tion sukcesos? Komence de decembro, kiam li eksplodigis sian koalicion, la opini-enketoj estis al li tre favoraj. Tio ne plu certas hodiaŭ. Intertempe, la alianco inter la labor-partio (centra-maldekstra) kaj la partio Hatnuah (centra-dekstra), kunigitaj sine de la listo de la “cionista Tendaro”, ŝanĝis la situacion, se oni kredu la opinienketojn.

“Tiu elekta kampanjo estas unu el la plej strangaj de la israela historio: la demandoj estas gravegaj post kvin-jara plena blokado de la pacprocezo. Tamen, neniu el la ŝlosilaj demandoj estas vere diskutata de la ĉefaj ĉeestantaj tendaroj.” konstatas la eksa laborpartia deputito Daniel Ben-Simon. “Temas nek pri paco kun la palestinanoj, nek pri la estonto de la okupataj teritorioj, nek pri Jerusalemo, nek pri la interna konflikto inter religiuloj kaj laikuloj, nek pri la aliaj rompoj de la israela socio”, aldonas tiu analizisto, kiu ligas la foreston de fundo-debatoj al la surpriza maniero per kiu estis decidite okazigi tiujn elektojn.

De post la komenco de la balota kampanjo, la tono de la Likud-parti-estro ankoraŭ pli akriĝis. Li nun evitas ĉiun referencon al la konsento, kiun li esprimis en 2009 - apenaŭ murmurita — por la kreado de senarmigita palestina ŝtato en Cisjordanio*. Antaŭ ĉio, al la palestinanoj oni ordonas agnoski Israelon kiel “Ŝtaton de la juda popolo”. La partio “cionista Tendaro” estas kvalifikita “kontraŭcionista tendaro*, kio en Israelo signifas stigmatizi la politikan kontraŭulon kiel internan malamikon. S-ro Netanjahu severe admonas la amasinformilojn kaj la instalitajn elitojn, kvazaŭ la dekstro, reganta de pli ol dudek jaroj, ne estus parto de ili.

*  Dum parolado en la universitato Bar-Ilan en 2009.
*  Aparte sur lia Facebook-paĝo, citita la 15-an de januaro 2015 de la publika radio.

La partio ‘Juda Hejmo’, samtempe aliancano kaj konkuranto de Likud, martelas la samajn temojn kun eĉ pli da agresemo kaj kun frapfrazo, ja tre klara: “Oni ne plu pardonpetas”. Oni ne pardonpetas pro la dumil cent kvardek mortintoj en Gazao — plimulte civiluloj — okaze de la operacio “Protekta Bordo” (julio-aŭgusto 2014). Kiel klarigas centra figuro de la partio, la deputitino Ayelet Shaked, kiu prenas kiel siajn la vortojn de la ĵurnalisto Uri Elitzur, Israelo nur defendis sin; “la militaj leĝoj kaŭzas, ke estas neeble ne mortigi civilulojn*.

*  “Exposing militant leftist propaganda”, The Jerusalem Post, 16-a de julio 2014.

Oni ne pardonpetas pro la daŭrigo de okupado en Cisjordanio kaj la intensigo de la koloniado, pro la neo de la civilaj rajtoj de du milionoj sepcent mil palestinanoj kaj pro la situacio de “apartismo” sorbiganta iom post iom la tutan israelan socion. Oni ankaŭ ne pardonpetu al la “internacia komunumo”, kies mallaŭdoj de la israela politiko estas rigardataj kiel apenaŭ vualita formo de kontraŭjudismo. Oni ne pardonpetas, ĉar “la israela tero apartenas al la israela popolo” laŭ dia dekreto.

Alia ekstremdekstra partio, Israel Beitenu, kiu malaltiĝas en la opinienketoj sekve de multaj koruptaj skandaloj, plian fojon akuzas la araban malplimulton (ĉirkaŭ 17% de la loĝantaro*, postulante, ke ili donu garantiaĵon de sia fideleco al la juda ŝtato. Ĝia ĉefo, s-ro Avigdor Lieberman tamen balanciĝas inter la ekstremismaj pozicioj sur kiuj li konstruis sian politikan karieron kaj nova (tre relativa) pragmatismo. Li nun konsilas singardemon kontraŭ “diplomatia cunamo” kaj zorgiĝas pro la malboniĝo de la rilatoj kun la usona administracio.

*  Tiu procentaĵo ne inkluzivas la ĉirkaŭ tricent mil loĝantojn de Jerusalemo-oriento, kiuj ne estas israelaj civitanoj kaj balotantoj.

“Ne estas dubo, ke la dekstro radikaliĝas, sed ĝi ne plifortiĝas per tio. Ĉar tiu evoluo maltrankviligas larĝan parton de la publika opinio, inkluzive dekstre, kiel atestas la pozicioj de la nova ŝtat-prezidanto Reuven Rivlin, eksdeputito de Likud, favore al la araba malplimulto”, opinias la profesoro Ezrahi. Laŭ li, ne temas nur protekti loĝantaron, al kiu la radikala dekstro “kontestas ties civitanajn rajtojn, konforme al sia etnocentra vidado”, sed ankaŭ defendi “la demokratian fundamenton de la ŝtato, tian, kia ĝi aperas en la sendependo-ĉarto de 1948”.

Koalicio kiu antaŭeniras maskita

EN TIU BATALO, la alianco inter la maldekstro kaj la centro, kondukata de la nova laborpartia ĉefo, s-ro Yitzhak Herzog, disponas pri gravaj atutoj: la malkontento de la mezaj kaj popolaj klasoj fronte al la kreskanta multkosteco, la kapturna altiĝo de la loĝprezoj, la socia fendo, kiu pligrandiĝas spite al malalta senlaborec-kvoto (5,7%)*, la malaltiĝo de la ekonomia kresko kaj la ega kosto de koloniado. La laborpartia ĉefo povas ankaŭ kalkuli kun la timoj, malkaŝe esprimataj en la ekonomiaj medioj, kaŭzataj de la progreso de la kampanjo“Bojkoto, malinvestado kaj sankcioj”(BMS)*.

*  Laŭ la enspezo-diferenco, Israelo estis en 2013 ĉe la kvina rango (post Ĉilio, Meksiko, Turkujo kaj Usono) ene de la Organizaĵo pri kaj Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE)
*  Vd Julien Salingue, “Alarmes israéliennes”, Le Monde diplomatique, junio 2014.

Amasa voĉdono de la araba loĝantaro favore al la nova unuiĝa listo grupiganta la tri ĉefajn partiojn reprezentajn de la araba malplimulto (dekunu deputitoj el cent dudek en la eliranta parlamento, kaj potenciale pli se la sindeteno regresas) povus malhelpi la starigon de dekstra kaj ekstremdekstra registaro. Ĉar, eĉ se ili ne povus partopreni koalicion inter laborpartianoj kaj centristoj, ili ja voĉdonos por ĝi.

Ĉu la komenco de la fino de la dekstra hegemonio? Zeev Sternhell dubas pri tio: “Kompreneble mi timas la novan generacion de Likud kaj de la aliaj dekstraj ekstremistoj. Tiuj homoj ja kapablas likvidi la demokration, opinias tiu historiisto de la radikalaj dekstroj. Sed, kvankam mi deziras la venkon de la maldekstro kaj centro, mi estas realisma. Ankaŭ necesas, ke tiu maldekstro estu maldekstra kaj ke tiu centro ne estu dekstra. Sed, kiam mi konstatas ĝis kiu grado tiu koalicio antaŭeniras maskita, mi suspektas, ke ĝi pretas aliĝi al nacio-unuiĝa registaro kun la dekstro, se la oferto estas sufiĉe alloga.” Efektive, nur la eta partio Meretz (maldekstra, kun ses deputitoj), kiu ne estas kreskanta, ekskludas tian kompromitiĝon.

La cionista Tendaro restas malpreciza. Ĝi orientas sian kampanjon al la ekonomiaj kaj sociaj demandoj, mallaŭdante samtempe la kontraŭdemokratajn devojiĝojn. Ĝi ja akuzas s-ron Netanjahu fari el la “internacia komunumo” malamikon per siaj provokaj agoj. Sed la armeo restas sankta; la armeaj operacioj, nekontestataj. Krome, la cionista Tendaro aliĝas al s-ro Netanjahu por publike mallaŭdi la palestinan diplomatian ofensivon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, cele al la agnosko de la palestina ŝtato, same kiel la klopodojn por igi Israelon respondeci pri militkrimoj antaŭ la Internacia Puna Kortumo (IPK).

S-ro Herzog promesas rekomencon de intertraktado kun la palestina Aŭtoritato, sed li ne diras kiel li agos por eviti novan sakstraton. Tre diskreta pri la koloniado, li lasas supozi, ke li ekbremsos ĝin. Ĉu tio estas nur elekta kalkulo?

Marius SCHATTNER


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La grandaj etapoj de tempesta rilato

Inter Usono kaj Irano, ĉu la tempo de malamo jam pasis?

La perspektivo de interkonsento pri la irana atom-industrio povas esperigi eblan varmiĝon de la rilatoj inter Tehrano kaj Vaŝingtono. Eĉ sen iri ĝis renaskiĝo de la malnova alianco, kiu ekzistis dum la monarĥio-periodo (periodo de la ŝaho), tiu alproksimiĝo povus redisdoni la strategiajn kartojn en Proksim-Oriento. Sed kondiĉe ke ambaŭ partioj konsentu forgesi sian reciprokan malfidon.

IRANO POVOS fariĝi “tre prospera regiona potenca lando” se ĝi sukcesos interkonsenti pri sia atomprogramo kun la landoj de la tiel nomata “G5 +1” (Usono, Rusujo, Ĉinujo, Francujo, Britujo kaj Germanujo) asertis antaŭ nelonge s-ro Barack Obama*. Neniam antaŭe la usona prezidanto tiom klare sugestis, ke la demando de la intertraktado pri la irana atom-industrio multege transpasas la demandon pri la centrifugaj maŝinoj kaj pri la uranio-densigo. La reveno de Tehrano sur la proksim-orienta politika scenejo ne nur transformus la rilatojn inter la du landoj, ĝi fundamente redesegnus la geopolitikan mapon de la regiono.

*  Intervjuo ĉe la radio National Public Radio, 29-a de decembro 2014.

La vojo al interkonsento pri la irana atomprogramo restas plena je obstakloj. Ambaŭ partioj, kiuj havis tro malproksimajn poziciojn, jam dufoje devis plilongigi la intertrakto-periodojn. Sed la vojo, kiu povus konduki al renovigo de la rilatoj inter Usono kaj Irano estas ankoraŭ pli longa kaj serpentuma. Estos malfacile transpaŝi la suferojn kaj humiligojn, kiujn ili kaŭzis unu al la alia. Estus tro longe listigi la ambaŭflankajn kulpojn. Sed kelkaj ekzemploj eble sufiĉos por doni ideon pri la amplekso de la malfido kaj la perfido-sento ambaŭflanke spertitaj.

Oni ofte forgesas, ke la rilatoj komenciĝis en vere plej bonaj kondiĉoj. Usono, kiu liberiĝis el la jugo de Londono post sendependa milito, ofte montris simpation al tria-mondaj landoj, kiuj rezistis al la koloniado. Kelkfoje la aferoj eĉ pli antaŭeniris. En la kazo de Irano ekzemple, du usonanoj firme decidis engaĝiĝi favore al ties demokratiigo kaj sendependo. La unua, Howard Baskerville, eĉ pagis per sia vivo la fakton, ke li defendis la rajton de irananoj havigi al si konstitucion.

La ambicioj de la ŝaho

BASKERVILLE, kiu estris grupon de studentaj volontulaj batalantoj por defendi la konstitucian demokration naskiĝantan en Persujo (malnova nomo de Irano) kontraŭ la armeo de la reganta dinastio Qadjar*, estis mortigita de kaŝpafisto en Tabrizo, la 19-an de aprilo 1909. Li estas entombigita en la kristana armena tombejo de tiu urbo en nord-okcidento de Irano. Ankoraŭ nun multaj irananoj respektegas lian memoron. Multaj lernejoj kaj stratoj portas lian nomon.

*  La dinastio Qadjar regis de 1796 ĝis 1925.

La alia usonano estis William Morgan Shuster. Nomumita ĝenerala trezoristo de la persa parlamento, li estis taskita administri la financan situacion de la lando dum la tumultaj jaroj de la konstitucia revolucio (1905-1911). Li rapide fariĝis pasia defendanto de Persujo, kiun la britoj kaj la rusoj provis finance faligi. Submetita de tiuj al grandaj premoj, Shuster finfine estis devigita eksiĝi. Reveninte en Usonon li rakontis sian sperton en “The Strangling of Persia” (la strangolo de Persujo). Lia kondamno de la rusaj kaj britaj enmiksiĝoj estis trafe akra. Tiun libron li dediĉis al la “popolo de Persujo”.

La kontraŭkolonia politiko de Vaŝingtono kaj la ofero de Baskerville kaj la engaĝiĝo de Shuster igis Usonon alt-estimata lando de multaj Irananoj. Ĉio tamen ŝanĝiĝis en 1953, kiam la Central Intelligence Agency (CIA), kunlabore kun la britaj sekretaj servoj, forpelis el la regposteno la demokrate elektitan ĉefministron, Mohammad Mossadegh, kiu decidis naciigi la petrol-industrion. La puĉo de la 19-a de aŭgusto 1953 restarigis la ŝahon Mohammad Reza Pahlavi sur la trono kaj mortigis la ĵus naskiĝintan demokration*. Rehavinte sian povon, tiu ĉi intensigis la ŝtatan subpremon por elimini ĉiun potencialan minacon kontraŭ lia reĝimo.

*  Vd Mark Gasiorowski, “Quand la CIA complotait en Iran”, Le Monde diplomatique, oktobro 2000.

Por multaj irananoj, en tiu momento Usono perdis sian senkulpecon. Endiginte, en unua tempo, la britajn strebojn regi Iranon kaj ties resursojn, Vaŝingtono tiam alianciĝis al tiu kolonia potenc-lando, por senigi la landon je ĝia rajto je memdecido.

La kreskantan oponon al la reĝimo akompanis la sento, same kreskanta, ke la monarĥio restis staranta nur danke al la usona subteno, kaj ke tiu lando havis troan influon al la internaj aferoj de la lando. Oni riproĉis al la ŝaho, prave aŭ ne, ke li vendis la sendependon de sia lando; tiu akuzo fariĝis kuniga ekkrio, tre mobiliza inter la oponantoj al la reĝimo. Ĝia eĥo fariĝis aparte forta post kiam la ŝaho subskribis la Status of Forces Agreement (SOFA) (Interkonsento pri la statuso de la armeaj fortoj) kun Usono en 1964, kiu donis la diplomatian imunecon al la usona armea personaro en Irano. La plej drasta kritikanto de la ŝaho, la ajatolo Ruhollah Ĥomejni, kiu dekkvin jarojn poste kondukis la revolucion kontraŭ la ŝaho, kvalifikis la SOFA “leĝo de kapitulaco”.

Mohammad Reza Pahlavi estis ambicia viro, kiu volis fari el sia lando regionan potenc-landon. Sed, por atingi tiun celon, necesis ne nur, ke Irano povu sin apogi sur fortaj armeo kaj ekonomio; ankaŭ necesis ke la grandpotencaj ŝtatoj restu ekster Proksim-Oriento. En 1971, Britujo decidis retiri ĉiujn siajn trupojn, kiuj ĉeestis oriente de Suezo. Tiel longe dum Usono kaj Rusujo ne cedis je la tento okupi la spacon lasitan de Britujo, Irano povis esperi fariĝi la grandpotenca ŝtato de la okcidenta Azio.

Dum Usono estis koncentrita je sia interveno en Vjetnamujo, la ŝaho kaptis belan okazon. Interkonsento kun la administracio de prezidanto Richard Nixon igis Iranon kaj Saudan Arabujon la respondeculoj de sekureco en la Persa Golfo, tiel ebligante al Usono resti ekstere. Tiu politiko, tiel nomata “de la du apogkolonoj”, reale estis la politiko de unusola kolono, Irano.

Atinginte tiun esencan celon Mohammad Reza Pahlavi donis al si kiel duan celon, certiĝi ke nek Sovet-Unio nek Usono trovu pretekston por denove restigi trupojn en la Golfo. Li de tiam konsideris Usonon, kaj ne nur Sovet-Union, kiel potencialan konkuranton.

Kreskanta alfrontiĝo

MEZE DE la 1970-aj jaroj, usonaj respondeculoj private bedaŭris, ke la ambicioj de la irana monarĥo fariĝis nun neregeblaj. Sed, tiel longe kiel Irano restis solida aliancano kontraŭ komunismo, la megalomanion de la ŝaho, kvankam probleman, eklipsis la pli serioza minaco prezentata de Sovet-Unio.

Kiam la revolucio eksplodis en 1978, la rezervo de bonvolo, kiun Vaŝingtono profitis en Irano estis tute elĉerpita. Por multaj usonanoj, la revolucio estis direktata tiom kontraŭ la ŝaho kiom kontraŭ Usono. Kiam la prezidanto James Carter permesis al la ŝaho rifuĝi sur la usonan teritorion por esti enhospitaligita, maldekstraj iranaj studentoj atakis la usonan ambasadejon, la 4-an de novembro 1979. Ili prenis kvindek du usonajn diplomatojn kaj civilulojn kiel ostaĝojn, postulante de s-ro Carter, ke li resendu la ŝahon en Iranon por esti tie juĝata.

Tio, kio por tiuj studentoj devis verŝajne daŭri kelkajn tagojn, transformiĝis en krizon daŭrontan kvarcent kvardek kvar tagojn. Komplikante la aferon, milita operacio kondukita en aprilo 1980 por liberigi la ostaĝojn rezultigis fiaskon. El ok senditaj helikopteroj, tri paneis kaj la misio estis nuligita. Sed, dum la transport-aviadiloj foriris el la zono, unu el ili koliziis kun unu el la helikopteroj, mortigante ok usonajn soldatojn en la irana dezerto.

Ĉiutage, en la vesperaj novaĵoj, la usonanoj sekvis la sorton de siaj diplomatoj. Tiu krizo de la ostaĝoj rapide fariĝis nacia traŭmato, kiu faciligis la venkon de s-ro Ronald Reagan kontraŭ s-ro Carter ĉe la prezidanta elekto de novembro 1980. Evoluanta lando de Proksim-Oriento trafanta Usonon per tia humiligo, tio ja estas malofta afero. Reciproka indigno tiam leviĝis. La geopolitika konflikto, kiu jam anonciĝis dum la lastaj jaroj de la ŝaho-reĝimo, akiris fortan emocian dimension.

Post la revolucio, Irano malkaŝe oponis Usonon, sen tamen aliĝi al la soveta tendaro. La reĝimo de Ruhollah Ĥomejni kundividis la ambicion de la ŝaho fari el la lando regionan gvidanton. Sed li volis atingi tiun celon por certigi popolan subtenon en la islama mondo. Oponanta al ĉia alianco kun Usono aŭ Israelo, Tehrano lokis sin sur rekta vojo al kolizio kun Vaŝingtono.

La Reagan-registaro provis venki kaj puni la iranajn revoluciulojn. Kiam Saddam Hussein invadis Iranon en septembro 1980, Vaŝingtono ne ploris. Ankoraŭ nun, multaj iranaj respondeculoj opinias, ke la iraka prezidanto atakis Iranon laŭ ordono de Vaŝingtono. Eĉ sen kredi tion, estas fakto, ke Vaŝingtono subtenis Hussein, kiu aĉetis armilojn el Rusujo kaj Francujo. Tiu subteno intensiĝis kun paso de la jaroj. En 1986, Usono ne nur provizis al Irako militgravajn informojn, sed ĵus publikigitaj dokumentoj de la CIA pruvas, ke Vaŝingtono ja sciis, ke Hussein uzis kemiajn armilojn. Por multaj irananoj, la kulpo de la usonanoj subtenantaj la irakan militan kampanjon estas ankoraŭ pli grava ol la puĉo de 1953, almenaŭ pro tio, ke tiu milito kostis ĉirkaŭ milionon da mortoj al ilia lando,(kontraŭ tricent mil por Irako). La streĉitaj rilatoj inter Vaŝingtono kaj Tehrano rapide fariĝis faktoro de nestabileco, eĉ se la “Irangate” montris, ke tiuj rilatoj estas pli ambiguaj ol ŝajnas (vd “La skandalo de la Irangate”). La tuta regiono, de Libano ĝis la Golfo, fariĝis la ludtereno de ilia rivaleco.

Estis ankaŭ momentoj, kiam la rilatoj inter ambaŭ landoj estus povintaj laŭiri alian kurson. Post la fino de la milito Irako-Irano en 1988, kaj la morto de ajatolo Ĥomejni en la posta jaro, Tehrano estis malfortigita, izolita kaj ankoraŭ pli malproksima de sia celo esti regiona aŭtoritatulo ol en la komenco de la revolucio. Ruinigita pro okjara milito, ĝi ne plu havis aliancanojn, monon, kaj eksterlandaj investoj tute mankis.

La tiama prezidanto Haŝemi Rafsanĝani volis plibonigi la rilatojn kun Vaŝingtono. Li opiniis, ke la kreado de zono de komuna ekonomia intereso faciligus politikan interkonsenton. Tial, en 1994, la unua kontrakto pri la irana petrolo donita al eksterlanda kompanio de post la revolucio estis por Conoco, usona giganta petrol-kompanio. La simbolo ne povis esti pli forta.

Daŭranta venĝemo

SED LA AFEROJ ne okazis kiel antaŭvidite. Kvankam en la 1980-aj jaroj, Israelo alpremis Usonon, por ke ĝi restarigu ligojn kun Tehrano, Tel-Avivo nun estis turniĝinta aliflanke; ĝi premis Usonon sankcii kaj izoli Iranon. La projekto de interkonsento kun Conoco estis la unua viktimo de tiu ŝanĝo. Forte premata de la usona Kongreso, la prezidanto William Clinton elsendis du ordonojn (la 15-an de marto kaj la 6-an de majo 1995), malpermesantajn ne nur la petrol-kontrakton kun Conoco, sed ankaŭ ĉiujn komercajn interŝanĝojn kun Irano, akuzata subteni terorismon.

La registaro de Rafsanĝani estis konsternita. Vaŝingtono rifuzis la etenditan manon. La rilatoj inter ambaŭ landoj ankoraŭ pli malboniĝis. La postan jaron, la usona Kongreso voĉdonis novajn sankciojn kontraŭ Tehrano, celante la landojn, kiuj estis investantaj en la sektoro de irana energio. Spite al kelkaj mallongaj heliĝoj ĉe la fino de la dua mandato de s-ro Clinton, reciproka malfido nur kreskis.

Poste, kiam la administracio de s-ro George W. Bush decidis ataki la talibanojn en Afganujo - reĝimo malamata de Irano-, Tehrano kaj Vaŝingtono iniciatis vastan konsultiĝon politikan, armean kaj pri sekretaj informoj. Laŭ s-ro James Dobbins, kiu estis la sendito de la prezidanto Bush en Afganujo dum la monatoj kiuj sekvis la atencojn de la 11-a de septembro, Irano ludis decidan rolon, helpante la adopton de la nova Konstitucio post la falo de la taliban-reĝimo. Multrilate, Tehrano helpis Vaŝingtonon gajni pacon en tiu lando, esperante ke tiu helpo kontribuos malfermi novan ĉapitron de la uson-iranaj rilatoj. Sed, malgraŭ ke la uson-irana kunlaborado rezultigis la 5-an de decembro 2001 la subskribon de la interkonsentoj de Bonn pri la kunveno de konstitucia asembleo en Afganujo, la prezidanto Bush, ses semajnojn post la subskribo, enskribis Iranon sur la listo de la landoj de la “Malbono-akso”, apud Irako kaj Nord-Koreujo, akuzataj subteni terorismon kaj evoluigi amasdetruajn armilojn. Tio, en la rigardo de Tehrano, estis perfido, kaj sekve konsiderinde malfortigis la subtenantojn de “etendita mano al Usono”. Tiuj, kiuj elektis fidi la usonanojn pagis altan koston pro tio.

Tamen, antaŭ ol la irana reformista prezidanto Mohammad Ĥatami (1997-2005) forlasis sian funkcion, Irano adresis senprecedencan akordigan agon al la Bush-administracio. En 2003, unu jaron post la parolado de la usona prezidanto pri la “Malbono-akso”, Tehrano submetis al Vaŝingtono projekton de ĝenerala intertraktado, pere de la svisa ambasadoro en Irano. Ĝi proponis travidebligi sian atom-programon, kunlabori en Irako, senarmigi la militantan libanan grupon Hizbulaho kaj nerekte agnoski Israelon — ĉio tio interŝanĝe kun la forigo de la sankcioj kaj la agnosko de ĝiaj armeaj interesoj en la regiono.

La Bush-administracio ne vidis intereson redukti la streĉojn kun Irano. La propono do estis rifuzita, kio fortikigis la konvinkon, en Tehrano, ke la fincelo de Vaŝingtono estas renversi la iranan registaron kaj fari el la lando klientan ŝtaton sen reala povo. Same kiel antaŭe, la forĵeto de tiu bonvola signo rezultigis konfido-perdon kaj kreskon de la malkonsentoj, paroksismigitaj de la ripetataj militemaj paroladoj de la prezidanto Mahmud Ahmadineĵad (2005-2013). Ĉi-foje la konsekvencoj estis ankoraŭ pli gravaj.

Timante, ke Irano estos la venonta atakcelo, Tehrano decidis maksimume pagigi al Usono ĝian okupadon de Irako kaj ĉeesto en Afganujo. Dum ĝi estas enŝlimigita en tiuj ŝlimejoj, ĝi ne povos ataki Iranon: tiel rezonis la iranaj decidantoj.

Vaŝingtono atribuas al Tehrano la respondecon pri la improvizitaj eksplodiloj, kiuj mortigis centojn da usonaj soldatoj en Irako kaj Afganujo. Tiuj armiloj estis efike uzataj kaj de la iraka rezist-movado kontraŭ okupado, kaj de la talibanoj. La kolero kaj venĝemo estas grandaj en la Pentagono, aparte inter la altaj funkciuloj, laŭ kiuj Irano respondecas pri la morto de iliaj kamaradoj. Tiu kolero ne estas malnova, male al tiu estigita de la ostaĝ-krizo; en la menso de la usonaj militistoj, tiuj vundoj ne estas fermitaj.

Sur tiu komplika fono, markita de suferoj, Usono kaj Irano nun devas akcepti konstrui komunan estontecon. La malfido grandas ambaŭflanke, sed ĝi verŝajne estas pli profunda flanke de Irano, pro du simplaj kialoj. Unue, Irano estas la plej vundebla partio. Due, eĉ supozante, ke la decidantoj de ambaŭ landoj eltiras la lecionojn de la pasinto kaj sukcesos transpasi sian ambaŭflankan skeptikecon, restas ke unu persono spertis ĉiun el la momentoj ĵus elvokitaj: la plej alta gvidanto Ali Ĥamenei. Neniu reganto, el iu ajn flanko, portas surŝultre same pezan ŝarĝon kiel la Plejalta Gvidanto de la reĝimo. Kaj neniu gvidanto sentas pli da malfido al la usonanoj ol li.

Al profitdona militpaŭzo

SE TIU MURO de malfido estus faligita, kaj se interkonsento pri atom-industrio estus subskribita, la konsekvencoj por la regiono povus esti same pozitivaj kiel la efikoj de la uson-iraka malamikeco estis negativaj. Pro ilia malfacila historio, la du partioj verŝajne ne povos tuj fariĝi oficialaj partneroj aŭ aliancanoj. Sed, kiel deklaris antaŭ nelonge s-ro Ali Shamkhani, la sekretario de la nacia sekurec-Konsilio, ambaŭ ŝtatoj “povas konduki tiel, ke ili ne elspezu sian energion unu kontraŭ la alia*. Irako kaj Afganujo ne estus hodiaŭ en tiom malbona situacio se Usono kaj Irano estus atingintaj tiun konkludon multe pli frue.

*  Financial Times, Londono, 22-a de decembro 2014.

Kompreneble, tiu militpaŭzo ne kaŭzus solvadon de ĉiuj konfliktoj en la regiono. La geopolitika konkurado inter Irano, Sauda Arabujo kaj Israelo daŭre havos malstabiligan efikon. Sed, dum la streĉaj rilatoj inter Vaŝingtono kaj Tehrano akrigas tiujn konfliktojn, pacigitaj kaj konstruivaj rilatoj kontribuus ilin mildigi. Se ambaŭ ŝtatoj ĉesus “elspezi sian energion unu kontraŭ la alia”, oni povus ankaŭ esperi, ke ili sukcesus malfunkciigi la internan militon en Sirio. Konsiderante, ke la sunaistaj ĝihadistoj, la Organizaĵo de la Islamisma Ŝtato (OIŜ) kaj aliaj agantoj de la radikala islamisma medio prezentas la plej gravan minacon ne nur por la regiona stabileco, sed ankaŭ por la iranaj kaj usonaj interesoj en la regiono, komunaj imperativoj povus alproksimigi Vaŝingtonon kaj Tehranon. Tio helpus ilin transpasi sian reciprokan malfidon, kaj instigus ilin iri trans simplan militpaŭzon. La komuna agado de ambaŭ landoj en Irako por, samtempe, peli for la eksan ĉefministron Nuri Al-Maliki, kaj milite alfronti la Organizon de la Islamisma Ŝtato, montras, ke tio eblas.

Tiuj perspektivoj povos esti esplorataj nur se ambaŭ partioj sukcesos unue trovi akcepteblan solvon pri la sakstrato de la irana atom-industrio. Tiam malfermiĝos la venonta ĉapitro de la rilatoj inter ambaŭ landoj, kun siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj.

Trita PARSI

Kronologio - Sinsekvo de internaj enmiksadoj

1856. Britujo trudas la agnoskon de Afganujo kaj la cedon de la provinco Herat fare de Persujo.

1871. Sub la influo de sia ĉefministro, Nasradine Chah iniciatas serion de fundamentaj reformoj.

1906. Konstitucia Revolucio: kreado de Parlamento (Majlis) kaj adopto de la unua Konstitucio de la lando, kiu finas la absolutan monarĥion.

1907. Rusujo kaj Britujo dividas Persujon en tri influzonoj.

1909. Kreado de la Anglo-Persian Oil Company (Anglo-persa Petrol-Kompanio). Suspendo de la Parlamento.

1914-1918. Britujo okupas parton de Persujo, kiu ricevos la nomon “Irano” en 1934.

25-a de aŭgusto 1941. La britaj trupoj invadas la sudon kaj okcidenton de Irano, dum Sovet-Unio okupas la nordon. Reza Chah estas devigata abdiki favore al sia filo, Mohammad Reza Pahlavi.

19-an de aŭgusto 1953. Militista puĉo instigita de la usona CIA kaj la britaj sekretaj servoj renversas la registaron de Doktoro Mohammad Mossadegh, post kiam li naciigis la Anglo-Iranian Oil Company.

Novembro 1964. La Ajatolo Ruhollah Ĥomejni estas ekzilita.

1-a de aprilo 1979. Proklamo de la Islamisma Respubliko.

1980-1988. Milito inter Irano kaj Irako ekigita de Saddam Hussein.

1995. La prezidanto William Clinton malpermesas ĉiun komercan interŝanĝon kun Irano.

Decembro 2006. La Sekurec-Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj voĉdonas la rezolucion n-ro 1737, kiu malpermesas vendi al Irano atoman kaj balistikan materialon aŭ teknologion.

24-a de novembro 2013. En Ĝenevo, subskribo de prepara interkonsento pri la irana atom-programo inter Irano kaj la ŝtatoj de la tiel nomata “G5 + 1”.

24-a de novembro 2014. Pluvalidigo de la provizora interkonsento kaj plilongigo de la diskutoj ĝis la 31-a de marto 2015 por interkonsento pri la ĝeneralaj politikaj orientiĝoj kaj ĝis la 1-a de julio 2015 por la definitiva teksto.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Hugo Chávez, Dio kaj la revolucio

Ne publikigitaj memoraĵoj pri la bolivara gvidinto

Karakaso anoncis, meze de februaro, la fiaskigon de provita ŝtatrenverso. Malgraŭ tiaj eventoj, la ĉefa minaco por la estonteco de la bolivara procezo venas de interne: la korupto (vidu la raportaĵon de Ladan Cher: Venezuelo, subfosata de la spekulado) Tiu kontraŭagas la revolucian etikon, kiun la prezidinto Hugo Chávez, forpasinta en 2013, postulas en libro de interparoladoj kun Ignacio Ramonet, el kiu ni prezentas ĉi tie eltiraĵon.

Kia estas via koncepto de revolucio?

Mi pensas, ke revolucio devas esti io tre konkreta. Unu el la eraroj faritaj en la pasinteco dum multaj revoluciaj provoj estas, ke ili limigis sin al la teoria aspekto. Ili donis ekscesan gravecon al la ellaborado de teorio kaj tre malmulte al la praktika dimensio. Kaj mi kredas, ke revolucio postulas, sen ajna dubo, grandan dialektikan klopodon de teoriigo, sed ankaŭ de praktiko. Kaj mi iros pli antaŭen: mia konvinko estas, ke la praktiko faras fundamente tion, kio revolucio vere estas aŭ ne estas. Tio, kio ŝanĝas la realon, estas la “transforma praktiko”; almenaŭ tio estas la sperto, kiun ni travivas ĉi tie, en Venezuelo, ekde 1999.

Iuj kontraŭuloj riproĉas al vi, ke vi volas konstrui la socialismon sen la eksplicita konsento de la popolo.

Ili provas konfuzi la publikan opinion. Ili ne ĉesas ripeti, ke mi enkondukas kontraŭleĝe reformon [de la konstitucio] kiu estis rifuzita de la popolo” [en la referendumo de la 2-a de decembro 2007]. Ili diras, ke mi provas enkonduki la socialismon, kvankam la popolo diris “ne” al la socialismo ... Tio ne estas vera. Memoru ke la ideologia bazo de mia prezidant-kampanjo de 2006 estis la Nacia Projekto Simono Bolivaro. Mi traveturis la tutan Venezuelon kun tiuj ideoj, klare ripetante al la elektontoj: “Ni iras la vojon de socialismo!”; mi diris tion milionon da fojoj. Kaj mi gajnis tiun prezidantelekton [de la 3-a de decembro 2006] per 63 elcentoj de la voĉoj. Dum la elektokampanjo kaj dum la tuta jaro 2006 mi difinis plej klare la fundamentajn sep strategiajn aksojn de la Unua Socialisma Plano de la nacio. Ni eĉ publikigis broŝuron, “Programo de la registaro de la kandidato Hugo Chávez, septembro 2006”, kaj milionoj da ekzempleroj estis distribuitaj.

Ĉu vi povus memorigi kiaj estis tiuj sep strategiaj aksoj?

La sep strategiaj aksoj por la Nacia Projekto Simono Bolivaro kaj la Socialisma Venezuelo estas: 1. la nova socialisma etiko; 2. la plej alta socia feliĉo; 3. sur politika nivelo, la revolucia protagonisma demokratio; 4. la socialisma produktadmodelo; 5. la nova nacia geopolitiko; 6. Venezuelo kiel energi-potenco; 7. la nova internacia geopolitiko. Neniu povas diri, ke li ne sciis ke voĉdonante por mia kandidateco en 2006 li voĉdonis por vojo al la socialismo. Tiu procezo estis ĉiam travidebla. Ni mensogus al ni mem, se ĝi ne estus tia. Travidebla kaj laŭleĝa. Ĉi tie ĉio fariĝas en la strikta kadro de la konstitucia leĝeco. Mi neniam faris ‒ kaj neniam faros ‒ decidon, kiu ne estus en la kadro de la bolivara konstitucio. Tio estas elementa demando de politika etiko.

Kio estas por vi la socialismo?

Rómulo Gallegos* skribis: “Venezuela ebenaĵo, ĉio en horizontoj kiel la espero, ĉio en vojoj kiel la volo.” Por mi, la socialismo estas kiel la venezuela ebenaĵo: tuta horizonto, tuta vojo, kiel nia volo, kiel nia persistemo. Kaj mi aldonas: nian socialismon devas inventi ni mem.

*  Rómulo Gallegos (1884-1969), verkisto kaj ŝtatisto. Aŭtoro de la romano Doña Bárbara (1929), konsiderata kiel la ĉefverko de la venezuela romano de la 20-a jarcento, sed pro kiu li devis ekziliĝi dum la diktatoreco de Juan Vicente Gómez. Ministro pri publika instruado en 1936, li fariĝis prezidanto de Venezuelo en februaro 1948 (kandidato de la partio Demokratia Agado), antaŭ ol esti renversita naŭ monatojn poste, la 24-an de novembro 1948, de militista puĉo de la generalo Marcos Pérez Juménez.

En kiu senco?

En la senco, ke ekzistas ‒ la historio montras tion ‒ pluraj socialismoj, kaj ke Venezuelo kaj la venezuela socio posedas tre apartajn ecojn. Ni ne volas apliki dogmojn konceptitajn por aliaj situacioj, en aliaj kuntekstoj. Tio, kion ni estas inventantaj ‒ ĉi tie kaj nun ‒ tio estas la maniero interplekti du aferojn: unuflanke, novan socialismon; aliflanke, venezuelan socion en plena mutacio. Interplekti ilin dialektike, por ke unu modifu la alian kaj reciproke. Tiu okazanta duobla transformado estas tio, kion ni komprenas sub bolivara revolucio.

Pri tio, mi ŝatus scii, kian rilaton vi faras inter la bolivara revolucio, la socialismo kaj la nacia sendependeco. Vi efektive multe insistas pri la “nacia” karaktero kaj pri la graveco de la armitaj fortoj.

Mi provos starigi rilaton inter tiuj tri konceptoj. Sur la vojo de disvolvado venas momento, kie la popoloj troviĝas antaŭ vojdisiĝo kaj devas elekti inter du vojoj: tiu de la kapitalismo aŭ tiu de la socialismo. Tiuj estas la solaj du vojoj kiuj ekzistas. Ni elektis la socialismon. Sed, kie mi diris al vi, la socialismo havas siajn proprajn variaĵojn kaj ni ne volas kopii ian socialisman modelon; ni volas inventi nian modelon. Mi ne estas teoriulo; mi estas nek Lenino, nek Markso, nek Mariátegui*. Sed mi ŝatas studi, legi, pensi, kaj mi disvolvis kelkajn konceptojn per tio ke mi inspiriĝis de grandaj venezuelaj, latinamerikaj aŭ universalaj intelektuloj: Simono Bolivaro, granda antaŭsocialisma pensisto; Simón Rodríguez*, kiu verkis mirindan verkon, Luces y virtudes sociales (“Sociaj lumoj kaj virtoj”), en kiu li kritikis la kapitalismon, la spekuliston, kaj lanĉas fundamentajn ideojn de socialisma projekto por Sudameriko; la brazilano José Inácio de Abreu e Lima*, alia fekunda socialisto; kaj kompreneble Kristo, la vera Kristo, la revoluciulo, la plej granda socialisto.

*  José Carlos Mariátegui (1894-1930), perua filozofo konsiderata kiel unu el la plej influaj latinamerikaj marksistaj pensuloj; aŭtoro de Sep eseoj de interpretado de la perua realo (1928), li estas unu el la fondintoj de la Komunista Partio de Peruo. ‒ Lia verko Sep eseoj de interpretado de la perua realo aperos ĉi-jare (2015) ĉe la Monda Asembleo Socia (MAS) en la Esperantigo de Franklin Montenegro-Rodas. -vl
*  Simón Rodríguez (1769-1854) venezuela filozofo kaj pedagogo, mentoro de Bolivaro. Dum sia longa ekzilo en Eŭropo (1801-1823) li nomis sin Samuel Robinson.
*  José Inácio de Abreu e Lima (1794-1869), brazila generalo, kiu aktive partoprenis en la sendependigaj militoj de la Granda Kolombio ĉe la flanko de Bolivaro.

Ĉu la mesaĝo de Jesuo estas socialisma?

La aŭtenta kristanismo estas unu el la ĉefaj fontoj de la morala socialismo. La socialismaj valoroj resumiĝas en ordono de Jesuo: “Amu vian proksimulon kiel vin mem. Amu unu la alian.” La plej supra valoro de la socialismo estas la amo. La kapitalismo estas sinonimo de ambicio, de egoismo; pro tio la malamo povas ekzisti inter fratoj, kiuj ĉesas esti tiaj, ĉar inter ili unu ekspluatas la alian. En la kapitalismo ĉiu homa estulo estas konsiderata kvazaŭ objekto aŭ varo. La slogano de la kapitalismo estas: “Savu sin kiu povas!” Dum tiu de la socialismo estus: “Ni savu nin ĉiuj! Unu en la brakoj de la alia, kiel fratoj.” Amo kontraŭ malamo. La etika socialismo. Tio devas tratrempi la tutan konduton de la nova revolucia civitano. Necesas ŝanĝi la pensmanieron. “Sen ŝanĝo de la menso, diris Trocko, ne povas okazi transformiĝo de la homo.” Nur tiel povas aperi la “nova homo” postulata de Che Guevara; la socialisma homo ‒ viro kaj virino, kompreneble ‒ de la 21-a jarcento. Envere ne povas okazi revolucio se ni ne sukcesas la transformadon de la menso. La resto estas duaranga, kiom ajn grava. Pro tio mi vidas la socialismon antaŭ ĉio kiel valoron moralan. Ĝi ne povas esti nur modelo ekonomia; ĝi perdus sian animon.

Kaj pri la sociala nivelo?

Jes kompreneble, ekzistas ankaŭ “sociala socialismo” ‒ pardonu la pleonasmon ‒ bazita sur la batalo por egaleco, por “socio de egaluloj”; luma koncepto de socialismo akceptita de Bolivaro kaj de Angostura*. Ĉiuj projektoj, kiujn ni lanĉis ‒ estas pli ol tridek en la lastaj jaroj ‒ estas, sur socia nivelo, la esenco mem de nia socialisma projekto. Ĝia celo estas eligi la popolon el la malriĉeco kaj krei egalecon ne nur en la leĝo, sed ankaŭ praktikatan en la faktoj. Tio ebligis al ni konstrui socian kirason, kiu protektas la plej malfortaj homoj kaj ebligas al ili eliri el la mizero.

*  Parolado de la 15-a de februaro 1819. -pr (pariza redaktejo)

Por vi, la bolivara socialismo havas du dimensiojn: moralan kaj socialan

Ne, ekzistas pliaj frontoj. Krom la morala kaj sociala aspektoj, nia socialismo havas aliajn komponantojn: speciale ‒ tio evidentas ‒ la komponantojn ekonomian kaj politikan. La ekonomia socialismo estas la ŝtatigo de la strategiaj sektoroj de la ekonomio, la disvolvado de la kooperativoj, la partopreno de la laboristoj en ĉiuj niveloj de la organizado kaj mastrumado de la entrepreno, la publika banko, ktp. Kie troviĝas la socialismo politika? En la demokratio. Ne la demokratio burĝa aŭ liberala, sed la demokratio “partopreniga kaj protagonisma” difinita en nia konstitucio.

Ĉu ekzistas kromaj komponantoj?

Jes, nia socialismo havas ankaŭ dimension teritorian. Ni parolas pri “socialismo geografia”, ĉar ekzistas teritoriaj maljustaĵoj, malegalecoj laŭ la spacoj. Kaj ni devas stimuli radikalan komprenon de la geografio, pli viglan, transforman. La teritorio ne estas io inerta; ni devas imagi teritorian socialismon. Kaj fine, laŭ mi, nia socialismo havas ankaŭ komponanton armean. La armitaj fortoj partoprenas, kune kun la popolo, en la konstruado de la nacia projekto; ne nur per tio ke ili garantias tiun nacian projekton, sed ankaŭ, efektive, per tio ke ili konstruas ĝin kune kun la popolo, man-en-mane, en profunda civila-militista unio. La nacia sendependeco ‒ por paroli pri tiu tria koncepto ‒ ne penseblas sen tiu kondiĉo, kio estis neniam ebla en la kadro de la dependa kapitalismo ‒ la sola formo de kapitalismo, kiu iam ajn ĉi tie ekzistis. Ni estis kondamnitaj al la malinda situacio de lando dominata, dependa, korupta: kolonio. Tio ĉesis.

Kaj la korupto?

Ni ĉiam kontraŭbatalis ĝin plej severe. Dum la jaroj, kiujn ni pasigis en Yare* ni jam difinis tre konkretan planon por juĝi la koruptitojn restarigante en ĉiuj frontoj la civitanan moralon. Tio estis publike konata.

*  Malliberejo de Yare, kie Chávez estis mallibera dum du jaroj sekve al lia provo de ŝtatrenverso en 1992. -pr

Laŭ la komunikiloj, ankoraŭ nun ekzistas korupto ...

Mi koncedas, ke ekzistas korupto, malfeliĉe. Tio veras. Sed aŭdu bone, kion mi diros al vi: malgraŭ la malmultaj klopodoj, kiujn la gazetaro de la oligarĥio antaŭe faris por malkaŝi la korupton, tiu atingis tian nivelon, ke ĝi ŝprucmakulis ĉie... Male, hodiaŭ, la gazetaro ‒ preskaŭ komplete en la manoj de la oligarĥio ‒ serĉas per lupeo la plej etan fakton de korupto, aŭ ĝi inventas aŭ ŝajnigas ĝin ... Kaj ĝi apenaŭ trovas kelkajn kazojn por denunci. En la pasinteco, la instancoj prefere klopodis por maski la korupton. Nuntempe estas la malo. Nia registaro klopodas por malkovri kaj puni la korupton. Dum la jaroj de Carlos Andrés Pérez*, sur la stratoj, la homoj ‒ tion diras la tiamaj enketoj ‒ ne ĉesis plendi: “La korupto mortigas nin!” Hodiaŭ, en la enketoj, la korupto preskaŭ ne aperas kiel kolektiva problemo. Tio estas interesa fakto por pritaksi.

*  Carlos Andrés Pérez (1922-2010) ĉefo de la partio Demokratia Agado (membro de la Socialista Internacio), estis prezidanto de Venezuelo de 1974 ĝis 1979 kaj de 1989 ĝis majo 1993, la dato kiam li estis eksigita fare de la Kongreso pro “fraŭdo” kaj “malinda alproprigo”.

Tion ne diras Transparency, internacia organizaĵo ...

Jes, ili akuzas nin ke ni estas la registaro plej korupta kaj diras, ke estas nun pli da korupto. Sed tiu kampanjo estas sistema, partieca kaj malbonintenca. Ĝi estas ĉio alia ol objektiva.

Laŭ la ĵurnalo El Nacional, dum la asembleo de la Interamerika Gazetara Societo (SIP) oni diris, ke “Venezuelo estas la dua plej korupta lando de Latinameriko”*

*  El Nacional, Karakaso, 6-a de oktobro 2008.

Tio ne surprizas min. Kaj estas strange ke ili klasis ĝin dua kaj ne unua ... Ĉi tie, ĉiutage, la televido kaj ĉiuj komunikiloj de la oligarĥio parolas pri tio, kion ili nomas la “boliburĝaro”, la novaj riĉuloj ... Kaj tamen, mi insistas pri la fakto, ke tio ne estas zorgo de la popolo. Mi ripetas al vi: en la opini-enketoj, la korupto preskaŭ ne aperas aŭ kun tre malalta elcentaĵo.

Cetere, kvankam la opozicio havas mezume 30 elcentojn da favora opinio, ĝi eĉ ne prezentas la korupton kiel nacian problemon. Kaj oni havas kaŭzojn por supozi, ke tio estus la speco de problemoj, kiujn ĝi montrus ... Envere, eĉ kvankam mi ne havas statistikajn donitaĵon ĉe la mano, mi asertas al vi, ke la korupto notinde malpliiĝis ‒ por komenci ĉe la altaj oficistoj de la registaro. Persone mi estas tre atenta pri la homoj kiuj laboras kun mi: la ministroj, la institucioj, la ŝtataj bankoj ...

Malgraŭ la mankoj, kiom ajn multnombraj, kaj malgraŭ la kelkaj bedaŭrindaj kazoj kiuj povas ankoraŭ prezentiĝi, mi povas al vi certigi, ke la korupto malpliiĝis; tio ne kompareblas ...

... kun la antaŭa nivelo de korupto?

Jes, ne estas ebla komparo. Ĉi tie mem, en la [prezidanta] palaco Miraflores, ekzistis korto, kiun oni nomis la “japana apartamento”, vaste konata. Oni faris tie ĉiajn festojn, aferojn, akceptojn per ĉampano kaj viskio; ekzistis virinoj ... Tio estis Sodomo kaj Gomoro. Mi laboris ĉi tie dum la lastaj monatoj de la jaro 1988 kaj dum preskaŭ la tuta jaro 1989. Mi eniris ĉien, mi observis, mi aŭskultis, mi havis eĉ internan reton de oficiroj kaj de civiluloj; ĝia kiam oni arestis min kaj forpelis min el Miraflores en decembro de 1989. Mi povas certigi vin, ke la korupto atingis la plej altan nivelon de la ŝtato.

Ignacio RAMONET.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel la hiperinflacio nutras korupton

Venezuelo subfosata de spekulado

MALGRAŬ la malabundo, la bretaroj de la butikoj de Karakaso plenas: la komercistoj kompensas la mankon de variaĵo de proponataj produktoj per tio, ke ili amasigas la samajn varojn sur metroj kaj metroj laŭlonge de la bretoj. Sed la vandoplenaj dentopastoj ne tute kontentigas s-inon Cecilia Torres, kiu de pluraj horoj vicostaras kun la espero akiri lakton aŭ lavpulvoron: “Oni devus trovi la magian ŝtonon, kiu transformas dentopaston en lakton”, ironias ŝi.

Laŭ la registaro, la kulpuloj de tiu situacio troviĝas inter la komercistoj kaj grand-importistoj, kiuj sekvas strategion similan al tiu de la ĉilia privata sektoro kontraŭ Salvador Allende komence de la 1970-aj jaroj: krei koleron per senigi la loĝantaron je bazaj produktoj. En februaro 2015 la prezidanto Nicolas Maduro do ordonis polican okupadon de tridek ses magazenoj de la ĉeno de superbazaroj Día a Día kaj la areston de iliaj gvidantoj, suspektataj partopreni en “nutraĵmilito kontraŭ la popolo”.*

*  “Maduro ordena la ocupación de los 36 “Practimercados Día a Día”, El Universal, Karakaso, 2-a de februaro 2015.

La malabundo venas sendube pli el la plej forta ekonomia krizo de Venezuelo en la lastaj dek kvin jaroj. Tiu krizo zorgigas eĉ la eksan ministron pri planado de la prezidanto Hugo Chávez (forpasinta en marto 2013), la marksistan ekonomikiston Jorge Giordani: “Ni fariĝis la moko de Latinameriko. Kiam la situacio malbonas, kiam la termometro indikas temperaturon de kvardek gradoj, iuj klarigas al ni, ke kulpas la termometro. [...] Ni devas koncedi, ke ni trairas krizon.”* Koncedi krizon ne sufiĉas por ĝin solvi.* Kontraŭbatali la nigran merkaton pri la komerco de la devizoj, tio, male, povus kontribui al tio.

*  “Venezuela becoming “laughing stock”, ex-Chavez economic guru says”, Reuters, 3-a de februaro 2015.
*  Vd Gregory Wilpert: “Venezuelo dronas en sia petrolo”, Le Monde diplomatique, novembro 2013.

“La bolivaro havas tiom malmulte da valoro, ke vi povus ŝuti ĉaron da ĝi sur la publika placo, sen ke iu malleviĝus por kolekti ilin. Eĉ ne por ludi Monopoly”, lamentas s-ro Andrés Redner, komercisto de Maracay. Ĉi tie ekzistas du manieroj taksi la venezuelan nacian monon: laŭ la oficiala kurzo aŭ laŭ la maloficiala (proksimume tridekoble pli, en februaro 2015).

Tia diferenco spronas la inventemon de la entreprenoj kaj de la privatuloj dezirantaj enpoŝigi facilajn profitojn. Akiri dolarojn je la oficiala kurzo kaj revendi ilin en la nigra merkato ebligas impresajn profitojn. La granda prezaltiĝo kelkfoje necesigas tiajn operaciojn. La jara inflacio (63 elcentoj) estas unu el la plej altaj de la mondo kaj pligravigas la malabundon. En februaro, ekzemple, la malmultaj skatoloj da kondomoj disponeblaj en Karakaso vendiĝis je proksimume 4.700 bolivaroj, dum la minimuma salajro estis proksimume 4.900 bolivaroj.

Ekzistas do multaj motivoj por spekuli en la nigra merkato. Tamen unue necesas povi akiri la verdan bileton. Franz von Bergen, ĵurnalisto por la opozicia gazeto El Nacional prezentas al ni la diversajn metodojn por akiri la deziratan devizon: “Unuflanke ekzistas la mil manieroj, per kiuj homoj el la popolaj aŭ mezaj klasoj akiras la devizojn, kiujn ili rajtas por vojaĝi, kaj diskrete revendas ilin. Sed ekzistas ankaŭ multe pli strukturitaj artifikoj, en kiuj estas implikitaj import-entreprenoj aŭ altaj oficistoj kun aliro al oficialaj ŝanĝagentejoj. Tiuj movas gigantajn sumojn.”

La spekulistoj zigzagas en la labirinto de kontroloj starigita de la registaro. Oficiale, la sola maniero akiri dolarojn estas uzi la Ŝtatan Centron pri Ekstera Komerco (Cencoex). La agentejo vendas bolivarojn je diversaj kurzoj laŭ la uzado: la entreprenoj, kiuj produktas nutraĵon aŭ medikamentojn ekzemple havas aliron al kurzo de 6,3 bolivaroj po dolaro*, la oficiala kurzo plej malalta.

*  Fundamente necesus diri: “al kurzo de po 6,3 bolivaroj por ĉiu dolaro”, sed tiam la vorto po estus tute superflua. -vl

Sed la monpolitiko de la registaro ŝanĝiĝas konstante. La lasta reformo, de februaro 2015, celas devaluti la monon. La ŝanĝkvoto de 6,3 bolivaroj konserviĝas por certaj importaĵoj, sed estas 12 bolivaroj por la vojaĝantoj. Tiu reformo kreas ĉefe novan sistemon de libera ŝanĝo, nomata “Simadi” (sistemo marĝena de devizoj), kiu malfermiĝis je 170 bolivaroj, kaj pri kiu la registaro esperas, ke ĝi sekigos la nigran merkaton. Ĝis nun ĝi ne malaperis, kaj la dolaroj interŝanĝiĝas diskrete je proksimume 170 bolivaroj. Temas nur pri unu el la multaj ŝanĝoj en la lastaj jaroj por batali kontraŭ la inflacio. Ties komplekseco tamen ne inspiras optimismon. S-ro Henkel Garcia, ekonomikisto de la konsila societo Econometrica, opinias, ke “tiuj disponoj havas nenian ekonomian raciecon kaj faras la sistemon ankoraŭ pli senefika. Tiom longe, kiom ekzistas trotaksado, tiom longe ekzistos spekulado”. “Mi ne komprenas, kiel tio funkcias”, koncedas siavice s-ro Redner.

La deviza turismo nutras la nigran merkaton

La Cencoex atribuas certan nombron da dolaroj al ĉiu civitano kiu deziras vojaĝi eksterlanden. La alteco de tiu sumo varias laŭ la celo de la vojaĝo: vojaĝo al Kubo rajtigas je 3.000 dolaroj (aĉetotaj je kvoto de 12 bolivaroj), restado en Miamo je 700. Do, bone eblas reveni al Venezuelo kun la plej granda parto por revendi ĝin en la nigra merkato. Tiu formo de deviza turismo fariĝas kutima. “Oni rajtigis min preni 300 dolarojn kiam mi lastan jaron iris al Meksiko, rakontas al ni studento. Je la kurzo de hodiaŭ, en la nigra merkato, tio ekvivalentas al 55.000 bolivaroj, do preskaŭ al tuta jaro da salajro. Oni ne miru, ke la homoj ĵetas sin sur tio!”

La interretaj aĉetoj okazigis similajn operaciojn antaŭ ol la Komisiono pri mastrumado de devizoj (la ŝanĝagentejo) intervenis por malaltigi la permesitajn sumojn: de 3.000 dolaroj en 2008 al nun 300 dolaroj. Tiam retejoj specialiĝis pri revendo de “rajtoj” de privatuloj. Kaj malgrandaj krimaj organizaĵoj kolektis ilin por fari gravajn transakciojn. Granda avantaĝo: ne necesis vojaĝi. “Tio estis vere facila mono, klarigas al ni bankisto de Karakaso. Ĉio, kion vi bezonis, estis ke amiko, bazita ekzemple en Panamo, kreu retan vendejon. Tiam sufiĉis fari falsajn aĉetojn en lia retejo. Via amiko redonis al vi la dolarojn post preni sian elcentaĵon: tiam vi bezonis nur diskrete revendi ilin. Fakte la registaro elspezis milionojn da dolaroj por subvencii virtualan komercon kiu nutris la nigran merkaton.”

La registaro respondis al tiuj devojigoj per limigo de la aliro al devizoj. En 2014 ekzemple, Karakaso malpermesis sendi dolarojn al proksimuloj en Kolombio: tiu meĥanismo estis uzata por reenkonduki verdajn biletojn en la venezuelan nigran merkaton.* Ĉia nova obstaklo tamen naskas novajn trukojn por nutri la paralelan cirkviton, kiu estas ĉiam pli profitiga.

*  Tiuj transkontigoj, denove permesataj, ne povas superi 200 dolarojn monate, kontraŭ 900 dolaroj antaŭe.

Eĉ ĉiuj kune, la artifikoj de la privatuloj atingas nur moderajn sumojn kompare kun la amasaj fraŭdoj de la societoj kaj la altaj oficistoj, kiuj disponas pri privilegia aliro al la usona mono. Skandalo en 2013 levis parton de la vualo sur la grandeco de la problemo. Diversaj likaĵoj tiam montris, ke la Komisiono pri mastrumado de la devizoj de Venezuelo (Cadivi, la antaŭulo de la Cencoex) kulpiĝis je korupto per tio, ke ĝi atribuis dolarojn al komplicaj societoj. Laŭ la oficialaj taksoj, proksimume triono de la sumoj distribuitaj de tiu agentejo iris al fantomaj societoj.* La tiama guberniestrino de la centra banko, s-ino Edmée Betancourt, taksis, ke la kosto de tiu fraŭdo povis atingi 20 miliardojn da dolaroj jare, proksimume 4 elcentojn de la malneta enlanda produkto (MEP).*

*  Andrew Cawthorne kaj Patricia Velez: “Venezuela says 40 percent of dollar buyers are shell companies”, Reuters, 12-a de decembro 2013.
*  “Presidenta del BCV: Parte de los $ 59.000 millones entregados en 2012 fueron a “empresas de maletín””, www.aporrea.org.
Komplicecoj eĉ sine de la ŝtataparato

La enketoj malkaŝis du ĉefajn metodojn por elsuĉi la monon de la Cadivi. Laŭ la unua, societoj trofakturis siajn operaciajn kostojn por akiri pli da dolaroj de la ŝtato. Laŭ la dua, societoj sen la plej eta reala ekzisto ‒ “valizetaj societoj” (empresas de maletín) ‒ naskiĝis kun la sola celo akiri devizojn.

Laŭ la ekonomikistino Jessica Grissandi, “tiuj entreprenoj, kiuj vere bezonas dolarojn, plej suferas pro tia situacio”. Kiel precizigas al ni importisto de gumaj produktoj en la periferio de Karakaso, “estas tre malfacila labori. Antaŭ ĉio se oni obeas al la reguloj. Ĉiuj pensas, ke la importistoj havas la du manojn en la poto de konfitaĵo. Kaj kiam oni akiras dolarojn, tio ne sufiĉas por pagi niajn aĉetojn eksterlande.”

Restas la kazoj de korupto interne de la ŝtataparato. Alta oficisto ‒ kiu preferas ne esti identigita ‒ klarigas al ni unu el la manieroj. Ni imagu personon taskitan mastrumi registaran fonduson plenan de parto de la devizoj fluantaj al la lando per la vendo de petrolo. Ni imagu ke tiu persono estas taskita registri la eniron de 100 dolaroj. Li bezonas nur enskribi la sumon surbaze de ekvivalento je la oficiala kurzo ‒ do 650 bolivaroj ‒ por enpoŝigi la diferencon kun la respektiva sumo je la oficiala kurzo: proksimume 17.000 bolivaroj ...

En februaro la prezidanto Maduro anoncis mildigon de la ŝanĝkontroloj por provi redukti la agospacon de la fraŭdistoj. Sed la batalo kontraŭ la korupto restas senefika. La skandaloj kaj la komunikile prezentataj persekutoj ilustras la sporadecon de tiu batalo en kiu la proklamoj montriĝas pli severaj ol la punoj. Dum serio da televidaj diskutoj la prezidanto kritikis tion, kion li nomis la “kadivismo”. Li ŝanĝis la nomon de la agentejo (kiu tiam fariĝis Cencoex) kaj anoncis traserĉadojn en la entreprenoj. Tamen la korupto baziĝas sur komplicecoj sine de la ŝtataparato, tiom ke s-ro Maduro troviĝas en situacio delikata: kiel batali kontraŭ la plago sen ataki individuojn kiuj apogas lian povon, des pli ke li ne disponas pri la popola subteno, kiun ĝuis lia antaŭulo?

En 1983, Karakaso jam kreis agentejon taskitan mastrumi diversajn ŝanĝkvotojn (Recadi), kiu devis helpi al la importado de ŝlosilaj produktoj por la industria disvolvado kaj por kontentigi antaŭrangajn bezonojn de la loĝantaro. “Recadi tre rapide enŝlimiĝis en fraŭdaj transakcioj, asertas la esploristo Steve Ellner, kaj fariĝis verŝajne, dum siaj ses jaroj da ekzisto, la plej grava fonto de korupto en la historio de la lando. Tiaj praktikoj blokis ĉiajn eblecojn de la agentejo atingi la socialajn kaj ekonomiajn celojn, kiujn la ŝtato estis al ĝi metinta.”* Tiu sperto, katastrofa, liveris al la novliberaluloj revitajn argumentojn por malreguligi interŝanĝkvotojn (kaj la ceteran ekonomion).

*  Steve Ellner: “Rethinking Venezuelan Politics: Class Conflict, and The Chávez Phenomenon”, Lynne Rienner Publishers, Boulder, 2008.

S-ro Garcia koncedas, ke la korupto tute ne aperis kun la elekto de Chávez. “Ni daŭre ne havas modelon, kiu ebligas pensi la disvolvadon de la lando, modelon kiu liberigus nin el nia dependeco de la petrolo. La katastrofo estas tio.”

Ladan CHER.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Irano: Fundamenta intertraktado pri la atomindustrio

Laŭ provizora interkonsento farita la 24-an de novembro 2013 en Ĝenevo inter Irano kaj la grupo tiel nomata “G5 + 1” (la membroj de la Sekurec-Konsilio de UN, plus Germanujo), la partoprenantoj akordiĝis por subskribi longdaŭran interkonsenton pri atomindustrio, ene de unu jaro. Tiu limdato de novembro 2014 ne estis respektita. La intertraktantoj akordiĝis pri novaj datoj: fine de marto 2015 por desegni konturon de la interkonsento; 30-a de junio 2015 por definitiva teksto, inkluzivanta ĉiujn teknikajn aspektojn. La diskutoj disvolviĝas ĉirkaŭ, se tiel eblas esprimi, interŝanĝo “atomo kontraŭ sankcioj”, tio estas, Irano donas garantiojn por ke ĝia programo restu ekskluzive civila, interŝanĝe kun kompleta nuligo de la sankcioj deciditaj kontraŭ ĝi.

Subskribinto en 1968 de la Traktato pri nedisvastigo de la nukleaj armiloj, Tehrano engaĝiĝis ne disvolvi tiajn armilojn. Sed oni riproĉas al ĝi havigi al si, marĝene de sia civila nuklea programo, la kapablon produkti tre densigitan uranion, kaj plutonion, du elementojn kiuj povas uziĝi por milita uzo. La diskutoj temas unue pri la nombro de centrifugiloj konservendaj por limigi la densigon je proporcioj kongruaj kun nur civila uzo. Ŝajnas, ke skiziĝas akordo, por ke la jam densigita uranio estu sendita en Rusujon. Transformota en brulaĵo-stangoj, ĝi estos uzata por nutri la centralon de Bushehr, konstruita de Rusujo. Tehrano konsentis redukti sian stokon de densigita uranio je 20%; la okcidentanoj deziras, ke ĝi de nun kapablu produkti nur uranion densigitan je 5%.

Irano konstruis du uranio-densejojn, tiu de Natanz, la plej grava, kaj tiu de Fordow, enterigita apud Qom por protekti ĝin kontraŭ bombado. La okcidentanoj postulas la fermon de Fordow, dum la irananoj proponas ĝin transformi en medicinan esplor-centron. En Arak, Irano konstruas esplor-reaktoron funkciantan per la teknologio de peza akvo, sed ĝi laŭdire akceptis limigi ĝian produktadon de plutonio je malpli ol unu kilogramo jare.

Alia disput-punkto estas la intensigita reĝimo de inspektado de la nukleaj instalaĵoj. La okcidentanoj notinde postulas de Irano ratifi la aldonan protokolon de la Internacia Atom-Energia Organizo (IAEO), kiu permesas pli entrudiĝajn inspektadojn. Tiu protokolo estis subskribita de Irano en 2003, sed ne estis ratifita de la Parlamento. La okcidentanoj postulas, ke tiu escepta reĝimo daŭru dudek jarojn, dum Irano akceptas nur daŭron de kvin jaroj.

Irano fine postulas rapidan forigon de ĉiuj ekonomiaj sankcioj kiuj punas ĝin depost la adopto de la unua rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj, en 2006. Ankaŭ Usono kaj Eŭropa Unio adoptis apartajn sankciojn. Pri Vaŝingtono, la forigo de kelkaj sankcioj dependas de la prezidanto, aliaj de la usona Kongreso, regata de respublikanoj, kiuj kontraŭstaras ĉian interkonsenton kun Irano. Enkadre de la provizora interkonsento farita antaŭ unu jaro, la okcidentanoj realigis unuan partan forigon de sankcioj, la 20-an de januaro 2014.

Alain GRESH


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La skandalo de la “Irangate”

En oktobro 1984, la usona Kongreso adoptas amendon, kiu malpermesas “subteni rekte aŭ nerekte la militajn operaciojn kondukatajn en Nikaragvo”. La respondeculoj de la nacia Sekurec-Konsilio — aparte la direktoro de la (Central Intelligence Agency (CIA), William Casey, kaj la nacia konsilisto pri sekureco Robert McFarlane — strebas ĉirkaŭiri la malpermeson por helpi la “contras”, kiuj oponas la sandinistojn alvenintajn ĉe la rega pozicio en1979. Oni tiam estas en la “dua malvarma milito” inter Usono kaj Sovet-Unio, kiuj malrekte alfrontiĝas en Afganujo, en Angolo kaj en Nikaragvo.

Unu el la inventitaj rimedoj estas sekrete vendi al Tehrano armilojn, kies profitoj iros al la nikaragvaj kontraŭ-revoluciuloj (contras). Tiu projekto konverĝas al la strategio de tiuj, kiuj ene de la usona administracio, plu konsideras Iranon, malgraŭ la revolucio de Ĥomeini, kiel potencialan aliancanon por Usono. Ili tiam turnas sin al Israelo. Ligita al la centr-amerikaj diktaturoj, Israelo jam helpas la “contras” kaj plu tenas kontaktojn kun Tehrano. Ĝi ja konsideras Irakon kiel la ĉefan malamikon en la milito ekigita de Bagdado kontraŭ ĝia najbaro en 1980, kaj kiu daŭros ĝis 1988.

Tra Israelo, dufoje usonaj armiloj estas liveritaj al Irano en 1985. La postan jaron, Usono mem zorgas pri la liverado. La kolonel-leŭtenanto Oliver North, membro de la nacia Sekurec-Konsilio, kondukas unu el tiuj liveradoj, irante en la iranan ĉefurbon, fine de majo 1986, kun... biblio dediĉita (kun surskribo) de la prezidanto Ronald Reagan mem.

Sed tiu lasta, implikita en siaj neadoj kaj siaj “forgesoj”, preferas baldaŭ forlasi la strebojn: la skandalo “Irangate” eksplodis malkaŝe. Ĝi ricevas tiun nomon pro simileco kun la Watergate-skandalo, kiu kostis al Richard Nixon sian prezidantecon en 1974. Komence de oktobro 1986, usona aviadilo plenplena de materialoj destinitaj al la “contras” kraŝas en Nikaragvo. Unu el la pilotoj pretervivis kaj, malliberigita de la sandinista armeo, konfesas la veron. La 3-an de novembro, la libana semajngazeto favora al Sirio Al-shiraa malkaŝas la aferon. Tiel ke, la 25-an de novembro 1986, Reagan, dum televida gazetarkonferenco, - deklarinte ke liestis “ne tute informita pri la speco de aktivaĵoj ligitaj kun tiu iniciato” al Irano — devas anonci, ke li eksigas la implikitajn oficialulojn.

La Tower-komisiono estas taskita esplori pri la “Irangate”. El ĝiaj dummonataj enketoj kaj el ĝia raporto, malmulte rezultos. Jen pruvo, ke tempo ŝanĝiĝis: dum tio, kio estis komence nur malbona priŝtelado (Watergate), kostis al Nixon sian prezidantecon, Reagan eliras kvazaŭ senvunda el tiu eksterordinara akumulado de perfidaĵoj. Ankaŭ kompromitita, la vicprezidanto George H.W. Bush estis tamen brile elektita en novembro 1988 prezidanto de Usono.

A. GRESH kaj Dominique VIDAL


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Ni kredas je nenio krom la Profeto”

La filoj de alĝeriaj laboristoj, Wissem kaj Nabil pasigis sian junaĝon en la sama kvartalo kaj tie spertis la elprovojn kaj afliktojn de plenkreskiĝo. Sed unu fine sin turnis al islamo, kaj la alia al laborsindikatismo. Jen du paralelaj historioj.

“Necesis du tagojn, nur du tagojn por trovi la fratojn Kouachi kaj mortpafi ilin.” Brila vintra suno prilumis la aŭtovojon kie Wissem, 22-jara, zigzagis inter la aŭtoj*. “Mi pensas pri miaj propraj fratoj ... Vi komprenas?” Mi komprenas. Wissem sombriĝis, plilaŭtigis la radion kaj absorbiĝis en la silenton de siaj memoroj. Liaj du pliaĝaj fratoj mortis antaŭ sia 30a jaro, la murdintoj ankoraŭ estas liberaj. Antaŭ iom pli ol du jaroj, lia frato Bashir prirabis domon kun amiko. Reveninte post aproĉaso, najbaro vidis ilin kaj pafis kuglon en la kapon de Bashir. La pafinto estis enkarcerigita dum unu horo. La enketo decidis ke ne estis sufiĉa bazo por kulpigi lin malgraŭ tio, ke la ĉasisto ne pafis sindefende - Bashir estis paftrafita dum li fuĝis en aŭtomobilo. Post kelkaj monatoj, lia alia frato Yassine estis mortigita en la strato per ekpafado de kalaŝnikovo. “La tuta urbo scias, kiu faris tion. La polico ankaŭ, sed ili faras nenion: unu arabo malpli, tio tute plaĉas al ili ...”. Wissem parolas kun kvieta certeco, kvazaŭ pri oftaj eventoj, preskaŭ sen kolero, dum li zumas al si laŭ la takto de repkanto:

*  Nomoj kaj lokoj estas ŝanĝitaj por konservi la anonimecon de niaj intervjuitoj.

Ju pli da mortintaj junuloj, des malpli enkarcerigitaj. Vi bone konas mian vivon ĉar estas same ĉie. Francion mi daŭre fikos ĝis kiam ŝi min amos.”*.

*  Tandem, 93 Hardcore, Pro Music, 2005; www.youtube.com/watch?v = 160O4mBygoA .

Mi pensis pri Yassine kiu, en la finaj tagoj de sia vivo, obsedite sin dediĉis por gajni justecon por Bashir. “La murdinto estas libera! Estas freneze, ĉu ne?” li demandis kiam ni unue renkontiĝis en 2012. “Se iun Cédric mortigus iu Mohamed, ĉu vi kredas ke li estus liberigita?” Sed ne temas nur pri disiĝo etna: Julien, amiko de Bashir kiu evitis du kuglojn dum la doma prirabado - “li estas blankulo el nia kvartalo” - estis pruvita kulpa pri ŝtelado kaj kondamnita al du kaj duona jaroj da enprizoniĝo. Ĉu eble temas pri socia problemo? Yassine samopiniis. Li frekventis policejojn ekde sia sesa jaro kaj ne atribuis siajn fruajn problemojn al iu aparta kaŭzo. “Mia patro estis konstruisto kaj eksuferis doloregan diskan hernion, sekve li estis litmalsana ĉe si. Mia patrino suferis kanceron, ankaŭ ŝi do tre malsanis kaj ni ne havis monon. Tial mi komencis ŝteli aĵojn por miaj fratetoj, ludilojn kaj telestiratajn aŭtojn el superbazaroj kaj bonfaraj butikoj. Kaj, ĉiufoje, estis ek al la policejo!” Lia infanaĝo kaj adoleskeco estis longa alfrontiĝo kun la tribunaloj. Li estis loĝigita en junulhejmo, kaj ricevis trejnadon pri ĉarpentado sed ne kompletigis ĝin. Liaj petolaĵoj estis la solaj eklumoj en sia vivo: interalie, li promenveturis je la aĝo de dek jaroj en aŭtoj kiuj havis la ŝlosilon en la startigilo, kaj pentris grafition sur la murojn de la magistratejo. Je 18 jaroj, Yassine ne plu ricevis avertojn, sed enprizonigon pro ŝtelado kaj iom da drogŝakrado. “Post tio, je 23 jaroj, mi ĉesis fari ĉion. Pro la maniero per kiu aliuloj rigardis min, kaj per la helpo de Dio.”

Yassine kreskigis longan barbon kaj sin vestis per tradiciaj vestoj. Li malfermis halalan nutrovarejon kie li lasis siajn klientojn por iri preĝi en malantaŭa ĉambro. Li pasie interesiĝis pri la teologiaj tendencoj en islamo, praktikis sian religion devote, “amis [sian] Sinjoron”, kaj volis antaŭ ĉio “fari bonon”, pentinte pri siaj malbonfaroj. Lastatempe li pasigis kelkajn monatojn en Mezoriento, en lernejo kondukata de la Islama Frataro, por perfektigi sian konon pri la korano per intensa studado. Reveninte al Francio, Yassine denove fariĝis objekto de atento por la polico kiel siatempa deliktulo transformita en pian islamanon. Sed la kaŭzo de lia morto estis malnovaj ofendiĝoj el lia delikta pasinteco pri kiu li estis pensanta dum unu el niaj finaj renkontiĝoj: “Kiam mi estis infano, estis multe da personoj kiuj prizorgis la gejunulojn: socialaj asistantoj, municipaj respondeculoj ... Nun, estas neniu. Mi provas paroli al la junuloj, diri ke ili kvietigu sin, sed ili indiferentas. Ili ne havas laboron, nur du tagojn en antaŭdungiĝa kurso, unu tagon da nedaŭra laboro plenigante betonmiksilon. La situacio pli malboniĝis kompare kun mia junaĝo. Oni ne travivas sian vivon. Oni travivas la vivon kiun la ŝtato trudas al oni.”

Eksa drogŝakristo, Nabil pasiiĝis pri la laborkodo post disputo kun sia ĉefo

La mortoj de liaj fratoj renversis la vivon de Wissem. Li ne kompletigis sian diploman kurson pri veturila bontenado. “Miaj elektoj estis drogŝakrado, kaj sekve prizono aŭ morto, kiel la plimulto de miaj amikoj; aŭ jen fari iom da manlaboro, jen liveri picojn, kelkajn tagojn en monato. Laboro mankas, kaj ankaŭ tio estas formo de morto.” La procento de senlaboreco ĉe 20-24-jaruloj en lia kvartalo estis 57% en 2012 - kontraŭ 13% tutlande.

Wissem parkis ekster kebabejo posedata de “barbuloj” kaj tie ni lunĉis. Ĉi tio estis lia metodo por alproksimiĝi al sia frato, kaj ankaŭ al islamo: “Mi atendas, ke mia fido pliiĝos. Mi preĝas, mi fastas. Baldaŭ venos la tempo kiam mi lasos mian barbon kreski kaj mi estos bona islamano, sed mi ankoraŭ ne estas preta.” Pri la karikaturoj de Charlie Hebdo, Wissem diris: “Ili estis brutalaj. Ni kredas je nenio krom la Profeto, ke li estu laŭdata, kaj eĉ lin ili atakas.” La junulo fidas nenion alian. Kion pri la lernejoj? Maŝinoj kiuj ekspedas infanojn al senelirejaj laborpostenoj. La polico kaj la justico? Ili entombigis liajn fratojn kun indiferenteco. Antaŭdungiĝaj kursoj kaj metilernado? “Neniam estas laborpostenoj post kiam la kursoj finiĝas”. La amaskomunikiloj? “Ili publikigas ian ajn aĉaĵon. Ne estis junuloj el la antaŭurboj kiuj faris la mortigojn ĉe Charlie Hebdo, estis profesiuloj, estis la ŝtato. Tiel, ili povas poste subpremi islamanojn.” Refojaj asertoj ke la franca respubliko estas libera, egala kaj frateca verŝajne ne impresos Wissem kaj liajn amikojn.

Tridek kilometrojn for, en alia mondo ol la laboristaj kvartaloj de la urboj, estas Jalès, urbeto de sabloŝtonaj domoj ĉirkaŭitaj de deklivoj kovritaj per vinberejoj. Ankaŭ ĉi tie, la Respubliko ne estas tre frateca. “Estas simpla metodo por forgesigi al la araboj iliajn ĝihadajn revojn” diris ĉasisto en la pafilbutiko. “Starigu armeajn tribunalojn, kaj bum!, kuglon en la kapon”. La pafilbutikisto timeme malsamopinias sed, ĉion dirinte, tia parolo estas profitodona. “La tagon post la atenco kontraŭ Charlie Hebdo, mi estis ĉion elvendinta” la negocisto diras kontente. “Ĝis la 11a matene, restis al mi neniom da ĉaspafiloj, armiloj Flash-Ball* kaj municioj, kaj mi estas superŝutita per mendoj. Klientoj diras al mi ke ili intencas kontraŭataki”.

*  Flash-Ball estas nemortiga armilo kiu pafas molan globon el kaŭĉuko - ml.

Fine, nur restas Moncef, la patro de Wissem, por defendi la valorojn de la Respubliko. “Mi foriris de Alĝerio en 1970. Oni ricevis mizeran sumon por la malmulta laboro trovebla tie. Tuj post kiam mi alvenis ĉi tie, mi trovis bone pagatan laboron ĉe konstruadejoj, kaj estis sociala asekuro. Francio bonvenigis nin”. Sed Moncef ankaŭ memoras pli malfacilan tempon: “Ĉirkaŭ 1982-1983, post la naskiĝo de Yassine, laboro fariĝis pli malfacile trovebla. Multe malpli da konstruado okazis, estis malpli da mendoj kaj pli da konkurenco, unue de la hispanoj kaj poste, iom post iom, de la orienteŭropanoj, kaj ili subenpremis salajrojn. Estis pli malfacile, sed mi ne plendas. Ili ankoraŭ vokas min por laŭokaza laboro nedeklarita. Tio estas suplemento por mia pensio de 700 eŭroj monate.” Moncef alĝustigas sian lumban zonon. Ekstere, Wissem diras, ke li vidas aferojn malsame. “Dum kvardek kvin jaroj, mia patro preskaŭ ĉiam laboras en la eksterleĝa ekonomio, konstruante vilaojn por riĉaj familioj en la regiono. Lia dorso estas tute kripligita sed, malgraŭ tio, lia pensio estas tiel mizera ke li devas daŭre fari gipsadon kaj betonadon en la aĝo de 67 jaroj. Li volis ke mi fariĝu morteristo, kiel li. Mi diris ne, dankon.”

Nelonge antaŭ sia morto, Yassine pasigis la vesperon kun Nabil. “Li estis tre bona amiko.” La du estis ĉiel samaj: iliaj laboristaj gepatroj estis el Alĝerio, ili pasigis sian junaĝon en la sama kvartalo kaj havis la saman adoleskan emon fari “stultaĵojn”. Nabil estis “la sola arabo” el sia kvartalo kiu eniris nemetian mezlernejon, kie lia talento kiel regiona ĉampiono de karateo gajnis al li admiron ekde la unua tago. “Blanka knabo demandis al mi de kie mi venas. Bum!, mi eksplodis. En mia kvartalo, demandoj kiel ”De kie vi venas?“ montras mankon de respekto. Poste, mi konsciis ke ĝi estas normala demando, metodo por enkonduki sin.” La reputacio de Nabil kiel ĉampiono de batalartoj faris lin timata gvidanto en la socialaj loĝejaroj. Sen rekte partopreni la ŝakradon de drogoj, li trudis “imposton” je drogŝakroj, minacante uzi perforton se necese. Baldaŭ, li havis ĉiumonatan enspezon de kelkmiloj da eŭroj. “Mi ankoraŭ estis mezlernejano kaj mia vivmaniero atentigis la policon pri mi. Mi bezonis kovrilon, tial mi trovis laborpostenon en rapidmanĝejo kiu ĵus malfermiĝis.” Denove li estis “la sola arabo” tie, dungita pro premo de la magistratejo kiu indulgeme rigardis sian karatean ĉampionon. Post tri monatoj, instigite de plendoj de siaj blankaj kolegoj ke ilia ĉefo ne registris iliajn laborhorojn, Nabil piedbate malfermis lian pordon, fiksis lin kontraŭ muron kaj postulis ke ili estu pagitaj - kaj pagitaj ili estis, tuj. La ĉefo pardonpetis pro tio, ke li “forgesis” naŭdek horojn. Laborsindikata reprezentanto aŭdis pri ĉi tiu venko kaj kunsidis kun Nabil por sugesti ke li starigu sekcion de la sindikato. “Mi eltrovis ke estas laborleĝoj en Francio. Ili fariĝis mia pasio.”

Samtempe kiam Yassine elprizoniĝis kaj sin turnis al islamo, Nabil forlasis siajn drogimpostojn por fariĝi laborsindikata delegito por la Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT). Ĉi tio estas lia obsedo dum la lastaj 15 jaroj: disputoj inter dungitoj kaj dungantoj, strikoj, okupadoj de laborejoj, konsilantaroj de dungitoj kaj interparoloj post eksdungiĝo. Ayoub, siatempa kolego de Nabil kaj nun ŝtatoficisto, diris al ni: “Mi komencis labori ĉe rapidmanĝejo kiam mi havis 25 jarojn, kaj tie estis iu bravulo, Nabil. Li konstante parolis pri niaj laborkondiĉoj kaj la politiko. Mi lernis multegon. Fine, ni ekstrikis dum 18 tagoj por postuli ke ĉiuj portempaj dungitoj estu konstante dungataj. 100% de la personaro ekstrikis, el skipo de 20. Kaj ni gajnis, ni gajnis preskaŭ ĉiujn niaj postulojn.” Hodiaŭ, Ayoub estas aktivulo por la maldekstrisma partio Front de Gauche, kaj Nabil esperas esti redungita de la rapidmanĝeja ĉeno, kiu ĵus maldungis lin milan fojon. Sed ankaŭ Nabil estis ofendita de la karikaturoj de Charlie Hebdo, kaj estas konsideranta transloĝiĝi al Alĝerio, precipe pro tio ke la CGT tediĝis de ĉi tiu aktivulo kiu, kiam la kontraŭtumulta polico minacas liajn strikpostenojn, povas alvoki suplementan forton de cent batalpretaj “kvartaluloj”. Oficialulo ĉe la CGT-sidejo diris al ni delikate: “Estas malsamopinioj inter ni kaj gejunuloj de enmigrintaj devenoj pri la organizado kaj la tipoj de laborsindikata agado”.

Kiom da aliaj Nabiloj estas en ĉi tiu urbo, delonge komunista bastiono, kie la Nacia Fronto lastatempe triumfis en la eŭropaj elektadoj? Kiom probable estas ke Ayoub renkontus politike engaĝiĝintan laborsindikatanon hodiaŭ, kiam religia devoteco estas ofte anstataŭinta tradician maldekstrisman aktivismon en la socialaj loĝejaroj - kaj akirinta politikan dimension? Kaj kiel oni povas enkadrigi la demandon pri devenoj en pli larĝan socian kuntekston kiam eĉ la CGT reduktas Nabil, kaj aliulojn antaŭ li* al la identeco de “enmigrinto”? Ĉe la loka CGT-sidejo, kiun Bachir kutimis frekventi, la personaro parolas pri sia ĝeno per zorgeme elektitaj vortoj. Ili aŭdas historiojn kiel tiujn de la fratoj Kouachi ĉiutage: de adoleskantoj en junulhejmoj al senlaboraj junaj viroj radikaligitaj per la religio. Aurélie fine agnoskas: “Oni diru, kion oni volas, sed la problemo estas tio, ke eĉ se ni kredas je tio, kion ni faras, laboro tute mankas”. En la vestiblo, afiŝoj “Je suis Charlie” pendas sur la muro, frapanta rememorigilo pri kiel hermetike fermitaj estas ĉi tiuj malsamaj sociaj sferoj unu de la alia. Dum li veturigis nin al la fervojstacio, mi kontraŭdiris Wissem nur unufoje, kiam li asertis ke “la Judoj” regas la amaskomunikilojn. “Ne” mi diris, “ilin regas kapitalismo”. “Ĉu?” li diris. “Kio estas tio?”.

*  Abdel Mabrouk, Génération précaire, Le Cherche Midi, Parizo, 2004

Pierre SOUCHON


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ukrainujo serĉas energian suverenecon ‒ Ĉe la fronto de uranio

Sen karbo pro la bataloj en Donbaso, en konflikto kun la rusa Gazprom pri sia proviziĝo je gaso, Ukrainujo pli kaj pli celas disvolvi la atomenergion por kontentigi siajn energi-bezonojn. Sed ankaŭ la liverado de brulaĵo por la atomcentraloj hereditaj de la Sovetunio dependas de bonaj rilatoj kun Ruslando. Seniĝi je tiuj, tio ne estas senriska.

EN CERTAJ vintraj matenoj, la malsekeco leviĝas de la rivero Dnepro kaj dronigas en nebulo la betonkubojn de la atomcentralo de la urbo Enerhodar, en la distrikto de Zaporiĵo (sudoriento de Ukrainujo). La busoj kovritaj de malpura neĝo veturas tra la rektliniaj avenuoj por transporti dek unu mil dungitojn al la centro de la atomcentralo. “Enerhodar, tio estas urbo de progreso, la energi-ĉefurbo de Ukrainujo, fiere klarigas s-ro Oleg Oĉeka. La kvindek kvar mil loĝantoj de la urbo konscias, ke ili liveras elektron al milionoj da hejmoj.” La vicdirektoro de la informejo de la centralo venis ĉi tien en la 1980-aj jaroj, kiam la urbo junis kaj la Sovetunio ŝajnis esti eterna. La unuaj loĝdomoj estis konstruitaj en 1970 por loĝigi la dungitojn de karba elektrigejo konstruita laŭlonge de la rivero. La konstruado de la atomelektrigejo Zaporiska AES* komenciĝis en 1972. La atomcentralo* sekvigis la disvolvadon de modelaj urboj, kies urba aranĝo devis doni idealajn vivkondiĉojn al la dungitoj. Pripjat, la plej fama de ili, hodiaŭ komplete malaperis sub la vegetaĵo, en la centro de la malpermesata zono de tridek kilometroj da radio, kiu ĉirkaŭas Ĉernobilon, en la nordo de la lando.

*  Atomna ElektroStancija (AES).
*  La esprimoj centralo kaj elektrigejo estas uzataj sinonime kaj sendistinge. -vl

La elektrigejo de Zaporiĵia havas ses reaktorojn kun kapacito de po mil megavatoj (mv). Pli potenca ol Gravelines, la unua franca elektrigejo (5.400 mv), ĝia kapacito estas superata nur de la ok reaktoroj de Bruce en Kanado (6.232 mv). La produktado de elektro certigas relativan prosperon al tiu urbo, en kiun oni eniras kun la stranga sento fari vojaĝon tra la tempo. “La USSR kolapsis, sed la vivkondiĉoj ne multe evoluis en Enerhodar”, daŭrigas s-ro Oĉeka. Kvankam la stuko de la fasadoj de la loĝblokoj elfalis, la urbo restas sufiĉe loga por ke ĝiaj lernejoj estu plenaj. “Ĉiam estas varma akvo, la elektro kostas malpli ol aliloke, la salajroj estas bonaj kaj ni estas sekuraj”, konfirmas s-ro Bogdan Strijof, dungito de la centralo. “Kiam mi estis pli juna, mi volis foriri al Kievo aŭ eksterlanden. Mi studis en la najbara urbo. Sed oni proponis al mi laboron, do mi revenis ĉi tien kie mi edziĝis.”

Ukrainujo, heredanto de la ambicia energipolitiko de la USSR, disponas pri dek kvin atomreaktoroj, ĉiuj de la premakva tipo VVER.* Tri unuoj aktivas en la elektrigejo de Juĵnoukrainsko, du en Ĥmelnickij, kvar en Rivne kaj ses en Zaporiĵia. La lasta el la tri reaktoroj ne damaĝitaj de la katastrofo de 1986 en Ĉernobilo estis definitive haltigita en decembro 2000.

*  Reaktoroj nomataj de “dua generacio”, kiuj uzas akvon kiel moderilon, kaj konceptitaj en la jaroj inter 1960 kaj 1970.

En la grandega turbinejo de la reaktoro n-ro 1 de Zaporiĵia, la maŝinoj murmuras konstante de nun jam tridek jaroj. “La reaktoro n-ro 1 montras daŭre tre bonajn rezultojn ĉe la sekurec-testoj”, certigas la ĝenerala direktoro de la elektrigejo, s-ro Vjaĉeslav Tiŝĉenko. “Ĉiujn dek jarojn la Ŝtata Inspektejo pri Atoma Reguligado (IERN) decidas daŭrigi la aktivecon de la reaktoroj. Vide al la aktualaj rezultoj ni planas uzi ilin ankoraŭ dum sesdek jaroj.” Daŭrigoj de dek al dudek jaroj estis jam atribuitaj al la plej multaj reaktoroj. La elektrigejo de Zaporiĵia tamen eniris en la dikajn titolojn de la internacia gazetaro, la 2-a de decembro 2014, post kiam la ukraina ĉefministro, s-ro Arseni Jaceniuk, dum gazetara konferenco mallerte anoncis teĥnikan incidenton en la 3-a bloko. La incidento, kiu okazis la 28-an de novembro, konsistis en kurtcirkvito de helpa transformilo. Sen ia sekvo kaj sen danĝero de poluado, ĝi estis klasita 0 ‒ la plej malalta nivelo ‒ en la sepŝtupa internacia skalo de atomaj eventoj (INES): “Komunikila alarmo sen ajna pravigo, juĝas la direktoro agacite, la plej multaj el tiuj, kiuj parolas pri atomo, scias pri tio nenion aŭ estas malbonintencaj” ...

Ĉu usona brulaĵo?

Tio aludas informmiliton, kiu okazas jam de monatoj inter Ukrainujo kaj Ruslando. La 30-an de oktobro 2014, televido proksima de la Kremlo, LifeNews, asertis, ke kvotoj de radiado preskaŭ deksepoble pli altaj ol la permesata maksimumo estis registritaj proksime de la elektrigejo. Per tia komunikila ofensivo rusaj respondeculoj provas ligi la riskon de radiaktivaj likoj kun la liverado de atombrulaĵo de Westinghouse Electric Company.*

*  LifeNews, 30-an de decembro 2014.

De 2008, tiu usona societo ‒ regata de la japana Toshiba ‒ faras provojn por adapti sian brulaĵon al la redaktoroj VVER, kaj tiel rompas la monopolon de la rusa ŝtatkompanio Rosatom kaj de ties filio TVEL, kiuj liveras ĉion por la ukrainaj elektrigejoj kaj por pluraj landoj de la Eŭropa Unio. La rusaj entreprenoj, heredaĵo de la pasinteco, estas dense ligitaj kun la ukraina atomsektoro, de la koncepto de la reaktoro ĝis la pritraktado de la rubaĵoj. Ĉiujare, ekzemple, Ukrainujo pagas 200 milionojn da dolaroj al Ruslando por tie demeti sian uzitan brulaĵon, atende de nova stokejo planita por 2017 en la regiono de Ĉernobilo.

“Nia brulaĵo ricevis ĉi-aŭtune la konsenton de la IERN. Estas tre kutima por la atomcentraloj ke ili havas plurajn liverantojn de brulaĵo. Tio estas demando de konkurencigo, sed ankaŭ de la sekureco de la liveroj. En la kazo de Ukrainujo la provizoj el Ruslando estas eble ne totale garantiitaj pro la politika situacio”, aludas s-ro Mike Kirst, vicprezidanto pri eksteraj rilatoj de Westinghouse Europe. Li taksas nefundita la averton de la rusa vica ĉefministro, s-ro Dmitri Rogozin, kiu deklaris lastan aprilon ke, en kazo de uzado de usona brulaĵo, “Ukrainujo estus tirinta nenian instruon el la akcidento de Ĉernobilo”. En 2011, la ukraina ŝtatkompanio Energoatom taksis “senfruktaj” la provojn de okcidenta brulaĵo, kiuj sekvigis la haltigon de du unuoj.* Aliaj incidentoj, nome en Ĉeĥujo, estis menciitaj de Ruslando por atentigi la opinion.

*  Laŭ la Monda Atom-Asocio www.world-nuclear.org.

La 30-an de decembro 2014, Westinghouse kaj Energoatom tamen subskribis interkonsenton pri altigo de provizado je usona brulaĵo ĝis la jaro 2020. En la momento tiu estas uzata nur en la reaktoro n-ro 3 de Juĵnoukrainsko. Kvankam la konkreta enhavo de la kontrakto restis konfidenca, laŭ s-ro Kirsti, Westinghouse devas liveri al “almenaŭ tri aŭ kvar reaktoroj” por ke tio estu profitiga. Tiu kompanio estas la sola en la mondo, kiu jam komence de la 1990-aj jaroj investis en la konceptado de brulaĵo kongrua kun la reaktoroj VVER, kiuj ĝis tiam dependis komplete de la provizado de TVEL. La apero de novaj gvidantoj en Ukrainujo estas kvazaŭ orpluvo por la usona entrepreno. “De jaroj Ukrainujo provas diversigi siajn fontojn de energi-provizado, klarigas s-ro Miĥailo Gonĉar, fakulo pri energio. Ni bone komprenis, ke pri la strategiaj orientiĝoj de la grandaj rusaj kompanioj decidas la rusa prezidanto, s-ro Vladimir Putin. En la momento TVEL plenumas siajn devojn kaj ni havas brulaĵ-rezervojn ĝis la venonta oktobro, sed kiu scias, kiel la konflikto inter la du landoj evoluos?”

Ekde la komenco de la bataloj en la oriento de Ukrainujo, Kievo devas alfronti zorgigan energi-situacion. Ukrainujo estas senigitaj je la karbminejoj de Donbaso, kiuj antaŭe nutris ĝiajn karbenergiajn elektrigejojn. La rusa giganto Gasprom regule minacas haltigi siajn gas-eksportojn, se Kievo ne pagas siajn ŝuldojn. La “strategio 2020”, decidita lastan septembron de la ukraina prezidanto, s-ro Petro Poroŝenko, volas prioritati la hidroelektrajn baraĵojn, la novigeblajn energiojn kaj ĉefe relanĉi la civilan atomenergion,* kiu liveris jam pli ol 50 elcentojn de la elektro de la lando en 2014 (kontraŭ 43 elcentoj en la antaŭa jaro). Por kontentigi la internan postulon, Ukrainujo ĵus devis malaltigi siajn eksportojn de elektro al Moldavio kaj al Belorusio. “La Eŭropa Banko pri Rekonstruado kaj Disvolvado kaj Euratom jam atribuis alprunton de 600 milionoj da eŭroj por la modernigo de la elektrigejoj, post la katastrofo de Fukuŝimo”, klarigas s-ino Olja Koŝarna, de la asocio La Ukraina Atom-Forumo. “Ni estas kaptitoj de la strategioj el la tempo de la Sovetunio, eĉ ne centono estis investita por altigi la energian efikecon”, nuancigas s-ro Oleksi Pasjuk, de la Ekologia Nacia Centro de Ukrainujo, neregistara organizaĵo. La elektra reto daŭre ne havas la kapaciton transporti la tutan elektron produktatan de la ukrainaj reaktoroj. La elektrigejo de Zaporiĵia pro tio laboras sub siaj kapacitoj, kaj la du lastaj reaktoroj de Rivne kaj de Ĥmelnickij, finkonstruitaj en 2004, funkcias alterne de du jaroj. Tiel oni perdis ĉiujare 1,7 gv da ebla produkto. La strategio 2020 planas fortigi la kapaciton de reta transigo, sed la investoj povos “montriĝi nesufiĉaj”, laŭ s-ino Koŝarna.

*  Post la falo de la USSR,la atomarmiloj lokitaj en la nova sendependa Ukrainujo estis transportitaj al Ruslando, kaj la lando ratifis la traktaton pri nedisvastigo.

“La energia sendependeco akiritaj per atomenergio estas tute iluzia. Ni importas hodiaŭ el Ruslando brulaĵon por 600 milionoj da dolaroj, kaj Westinghouse neniam kapablos komplete anstataŭi TVEL”, daŭrigas s-ro Pasjuk. En sia oficejo de la Zaporiska AES, la direktoro Tiŝĉenko asertas siavice, ke li “scias nenion” pri la brulaĵo de Westinghouse. “Tute ne temas pri ajna interrompo de nia kunlaborado kun Energiatom”, asertas s-ro Aleksander Merten, direktoro de la oficejo Orienteŭropo de Rosatom. “La vivodaŭro de atomkontrakto estas almenaŭ jarcento: nenia decido fareblas sur politika bazo. Nia absoluta prioritato estas la atoma sekureco.”

Rosatom estas jam nun flanka viktimo de la rusa-ukraina konflikto. En julio 2014 la nova [ukraina] registaro forigis tiun kompanion el la projekto konstrui la reaktorojn 3 kaj 4 en Ĥmelnyckij, kiujn ĝi volas konstruigi al okcidentaj entreprenoj. La konstruado de fabriko por muntado de atoma brulaĵo en Smolino, en la regiono de Kirovohrad, estas ankaŭ suspendita, dum la registaro montris sin preta cedi 40 elcentojn de la ŝtata kompanio Energoatom al eksterlanda investisto. La projekto, relanĉita en 2012, montriĝis tiam kiel la plej grava investo inter la du landoj, por valoro de pli ol 500 milionoj da dolaroj. Etendo de la sankcioj kontraŭ Ruslando al la atomsektoro havus sekvojn por Rosatom, kiu liveras [brulaĵon] al dek ses reaktoroj en la Eŭropa Unio (Bulgarujo, Finnlando, Hungarujo kaj Ĉeĥujo) kaj nur al naŭ reaktoroj rusaj.

Bataletoj proksime de la atomcentraloj

“La atoma premgrupo en Ukrainujo havas tamen ion por ĝoji pro la falo de la reĝimo de Viktor Janukoviĉ”, notas s-ino Koĉarna. Antaŭ la fuĝo de la prezidinto, la 22-an de februaro 2014, la plej riĉa oligarĥo de la lando, s-ro Rinat Aĥmetov, povis fanfaroni ke li kontrolas bonan parton de la nacia energimerkato. Lia holdingo DTEK kontrolis la karbminejojn en Donbaso kaj 80 elcentojn de la karbcentraloj de la lando. “La ŝtato aĉetis la karbenergion trioble pli altpreze ol la atomenergion, kio ebligis al s-ro Aĥmetov amasigi konsiderindajn riĉaĵojn”, daŭrigas s-ino Koŝarna. Inverse, dum la kvar jaroj de la prezidanteco de Janukoviĉ, Energiatom perdis centojn da miloj da dolaroj. La ŝuldo de la ukraina entrepreno estas laŭ ŝi la ekvivalento de la trimonata produktado de ĉiuj ĝiaj reaktoroj.

La redistribuo de la kartoj ene de la ukraina energisektoro estas tamen tute ne finita, kaj s-ro Aĥmetov, kiu daŭre havas interesojn en Donbaso, certe ne diris sian lastan vorton. En la momento, en la elektrigejo Zaporiska AES oni angore observas la moviĝon de la frontlinio, kiu estas je ducent kilometroj oriente. “La apogantoj de la atomenergio deiras ĉiam de la principo, ke la plej malbona okazo venos neniam, sed kiu povintus antaŭdiri militon kun Ruslando?”, demandas sin s-ro Pasjuk. “Elektrigejo dependas de eksteraj energifontoj. Se vi elŝaltas ĝin kaj se la helpgeneratoroj ne funkcias, tiam la malvarmig-sistemo malaktiviĝas kaj la reaktoro komencas trovarmiĝi. Por tio vi ne bezonas cunamon, ĝuste nur militan konflikton en la proksimeco.” Ĉe la enirejo de Enerhodar videblas nur barilo de la ukraina armeo por defendi la ses reaktorojn de la centralo. Tamen, la bataletoj multiĝas en la regiono. La 21-an de januaro fervoja ponto eksplodis centon da kilometroj sudoriente de Zaporoĵia kaj detruis vartrajnon. La 15-an de aprilo 2014, kvardeko da armitoj, kiuj prezentis sin kiel membroj de la ultranaciista Pravij Sektor (“Dekstra Sektoro”), provis eniri en la komplekson por “defendi Zaporiska AES kontraŭ ekspedicioj de la sendependistoj”. La tute proksima milito tamen ŝajnas ne timigi ĝian direktoron.

Malfacilas malimpliki la teĥnikajn demandojn disde politikaj preferoj. Post la “oranĝa revolucio”, la prezidanto Viktor Juŝĉenko insistis pri la demandoj de energia sendependeco kaj de sekureco por proksimiĝi al Westinghouse. Poste, s-ro Janukoviĉ uzis la demandojn de brulaĵa kongrueco por kreskigi la kunlaboradon kun Rosatom. Hodiaŭ la registaro metas sian tutan konfidon en la okcidentan teĥnologion. Sed la centraloj havas vivodaŭron multe pli longan ol tiun de la registaroj.

Sébastien GOBERT kaj Laurent GESLIN.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la radikoj de ĝihadismo

Tradiciismaj kreskantaj postuloj en islama mondo

La sunaisma islama mondo estas alfrontata al fenomeno de reislamigo, vigligata pro la malforteco de la modernismaj fortoj kaj de la civilaj socioj, kaj ankaŭ pro la trompemo de la politikaj regantoj. Ĉio igas onin kredi, ke, malgraŭ ilia ideologia opono, la sauda vahabismo kaj la tendenco de la Islama Frataro daŭrigos sian etendiĝon. Ankaŭ ilia komuna avataro, ĝihadismo, plifortiĝos.

EN LA ARABA mondo, la hegemonia ambicio de la islama tradiciismo ne estas nova afero. Kia ajn estas ĝia formo, ĝiaj gardantoj sukcesis okupi, de la dua duono de la 9-a jarcento, centran lokon. Tio okazis je la prezo de kruelaj bataloj, kaj malprofite al aliaj diskursoj, inter kiuj kelkaj alportis veran novaĵon, aŭ almenaŭ renovigis.

Ja nur ekde la 19-a jarcento la malnova ordo estas iom post iom, kvankam nevole, skuata de la kolonia ŝoko. Diskursoj apogataj sur okcidentaj valor- kaj reprezento-sistemoj penetras en islaman teron. Ili proponas novan mondkoncepton kaj ebligas al intelektaj, politikaj kaj religiaj tendencoj disvolviĝi kaj flori. La islama tradiciismo tamen ne malaperas. Post periodo de trudita adaptado en la komenco de la 20-a jarcento, ĝiaj disvolvantoj reaperas kaj pretendas ludi strukturigan rolon kiel defendantoj de la veraj islamaj valoroj kontraŭ tro invadema moderneco. La reapero kaj la etendiĝo de la tradiciismo, ĉu religia (vahabismo*) aŭ politiko-religia (fratarismo* kaj ĝihadismo), havas plurajn kialojn. Sen neglekti la sociekonomiajn faktorojn, kies graveco estas nekontestebla, ŝajnas necese ĉi tie izoli kelkajn determinajn variablojn kaj perspektivigi ilin.

*  El la nomo de la fondinto de la movado, Mohamed Ibn Abdel Wahhab (1703-1732).
*  Reference al la Islama Frataro.

Dum la tuta dudeka jarcento, pluraj islamaj landoj provis uzi sian religian kapitalon por internacie etendi sian prestiĝon kaj influon. Sed la sauda sperto estas la plej impresa, pro sia amplekso kaj sia longdaŭreco. Vahabismo, avataro de hanbalismo (unu el la kvar juraj kaj teologiaj skoloj de sunaismo), estas konceptata ekde sia apero en la 18-a jarcento kiel la sola vera religio. Ĝia laŭliterisma, konservativa kaj ekskluzivisma interpretado de islamo devas do esti deviga por ĉiuj; tiujn, kiuj ĝin rifuzas, oni deklaras devojiĝintaj, hipokritoj, herezuloj aŭ senfiduloj. Tamen, la saudaj politikaj kaj religiaj regantoj ne havas la homajn kaj financajn rimedojn por realigi siajn ambiciojn, des pli ke ilia doktrino havas malbonan famon pro la akuzoj pri ekstremismo adresitaj, ne senkiale, de iliaj kontraŭuloj. Tiu situacio radikale ŝanĝiĝos post la unua mondmilito.

La reĝo Abdul-Aziz (alinomata Ibn Saud), fondinto de la sauda moderna reĝlando, profitas el la kunteksto de rearanĝo de la regiono tuj post la tutmonda konflikto, por lerte eliri el malfacila situacio (rehavi la investitan monon). Li entreprenas, interalie, vastan operacion por redoni bonfamon al vahabismo, kiun li renomas salafismo. Lia celo estas konvinki, ke tiu doktrino konformas al la ortodoksaj kredoj kaj praktikoj de la salaf — la tri unuaj generacioj de islamanoj. Lia plej granda sukceso estas sendube ke li konvinkis plurajn influajn intelektulojn kaj ulema-ojn. La operacio de rebonfamigo, aldone al la prestiĝo esti la sola araba lando kiu restis sendependa inter ambaŭ mondmilitoj*, ebligas al tiu doktrino akiri la statuson de nova ortodokseco.

*  Kelkaj landoj, inter kiuj Egiptujo, estis formale sendependaj, sed reale sub kolonia regado.
Petroldolaroj kaj prozelitismo

LA GRANDA etendiĝo de vahabismo komenciĝas dum la 1960-aj jaroj, danke al la luktoj inter Sauda Arabujo kaj Egiptujo kaj al la grava kresko de la enspezoj de la reĝlando pro petrol-eksportado. Por protekti sin de la tutarabaj ambicioj de la egipta prezidanto Gamal Abdel Naser, la saudaj regantoj prezentas sin kiel porbatalantojn de islamo kaj de la tradiciaj valoroj, iniciatante islam-solidarecan politikon. Tiel, pluraj politikaj, ekonomiaj, sociaj, edukaj kaj religiaj organizaĵoj (la Tutmonda Islama Ligo, la islama Universitato de Medino, ktp.) naskiĝas, danke al la kunlaboro notinde de egiptaj membroj de la Islama Frataro, ekzilitaj de Naser kaj tiam favore akceptitaj en Arabujo.

Post la israelo-araba milito de junio 1967, kiu markas la finon de tutarabismo, Sauda Arabujo kreskigas sian influon. Ĝi uzas tiujn organizaĵojn por eksporti sian islamon, kaj malavare elspezas. Dum la Tutmonda Islama Ligo etendas siajn aktivaĵojn al dekoj da kampoj (konstruado de moskeoj, homhelpa agado, junularo, instruado, fatvoj, Korano-lernado, ktp.), la islama Universitato de Medino edukas saudanojn kaj eksterlandanojn por porti la “bonan novaĵon” tra la mondo. De sia kreado en 1961, tiu universitato produktis ĉirkaŭ kvardek kvin mil religiajn kadrulojn, el cent sesdek sep naciecoj. Al tio aldoniĝas miloj da eksterlandaj studentoj, kiuj pasis tra aliaj saudaj instruaj organizaĵoj, interne aŭ ekstere de la lando, kaj tra neformalaj instruad-retoj. Depost tiam, aliaj oficialaj, neoficialaj aŭ privataj organizaĵoj naskiĝis, por respondi al la postulo de konstante kreskanta religio-merkato. Paralele al la instituciaj vojoj, Riado financas, kutime plej diskrete, individuojn, grupojn kaj organizaĵojn, kiuj pli malpli servas ĝiajn interesojn. Ĝi laŭdire elspezis pli ol kvar miliardojn da dolaroj por subteni la muĝahedinojn en Afganujo dum la 1980-aj jaroj.

Kiel efika rimedo de videblo kaj plietendiĝo, la amaskomunikila kaj virtuala mondo kompreneble ne eskapas la atenton de la politiko-religiaj gvidantoj de la reĝlando. Ĝi estas uzata de ili, de la 1990-aj jaroj. Dekoj da satelitaj TV-ĉenoj kaj centoj da retejoj naskiĝas. Ankaŭ la “sociaj retoj” estas amase uzataj. Ĉiaj servoj estas proponataj, foje en pluraj lingvoj. Ĉi tiu investo en la novaj teknikaroj, financata de la ŝtato, ne devas forgesigi la tradiciajn disvastigo-rimedojn. Ekzemple, milionoj da broŝuroj, kasedoj, KDiskoj kaj piaj libroj estis distribuataj tra la mondo, je malaltaj prezoj aŭ senpage, depost la 1980-aj jaroj.

Danke al la petroldolaroj, al la ĉeesto de la islamaj sanktaj lokoj sur la sauda teritorio, al la simpleco de ĝiaj reguloj kaj la fervoro de ĝiaj adeptoj, vahabismo trudis sin kiel ortodoksecon, rilate al kiu ĉiuj aliaj agantoj de nun poziciiĝas. Ĝia plej efika armilo restas sendube la kapablo de ĝiaj gardantoj alianciĝi kun iu ajn reĝimo, aŭ almenaŭ toleri ĝin, se nur ĝi permesas al ili islamigi la socion de malsupre. La restarigo de kaliflando ne estas inter iliaj zorgoj. Tute malsame estas ĉe iliaj ĉefaj konkurantoj, la Islama Frataro.

Ekde sia fondo ĉirkaŭ 1928 de Hassan Al-Banna, la Islama Frataro havas kiel celon rekrei la originalan politikan kaj religian unuecon de la uma*. Por realigi tiun utopion, ties fondinto konsideras celrilatan strategion: necesas unue islamigi la socion de malsupre, preterpasante ĉiujn jurajn kaj teologiajn skolojn, antaŭ ol konkeri la regpovon kaj krei islamajn ŝtatojn. Tiuj ŝtatoj, kiuj certigas la dominadon de la tradiciaj religiaj valoroj, iniciatas integrado-procezon tra intensaj kunlabor-programoj. Tio tute nature rezultigas abolon de la landlimoj kaj proklamon de la kaliflando.

*  La komunumo de la islamanoj.- jmc

Kvankam tradiciisma, la diskurso de la Frataro estas relative modera dum la unuaj jaroj. Multaj okcidentaj ideoj, almenaŭ en ties retorikaj procedoj, estas adoptitaj por ebligi la eniron en la modernan politikan kampon cele ĝin regi. La Frataro tre rapide etendiĝas en Egiptujo kaj aliloke, sed ĝi malsukcesas akiri la regpovon. Fine de la 1940-aj jaroj, ĝi komencas procezon de radikaliĝo, kiu intensiĝas dum la sekva jardeko pro la kruela subpremo kaj persekutado de Naser kontraŭ ĝiaj membroj.

En tiu kriza kunteksto ja naskiĝis la ideoj de Sayyed Qotb (1906-1966), unu el la ideologoj de la Frataro. En 1950, tiu eksĵurnalisto spertas ideologian returniĝon, kiu havos grandegajn konsekvencojn al la arabo-islama politiko-religia kampo. Li ja konsideras, ke la mondo en kiu li vivas falis en apostatecon. La veraj kredantoj, nun malplimulto, devas plenumi “elmigradon”, spirite kaj fizike disigante sin de la malpiaj socioj. Stariginte firman platformon, tiuj elektitoj devas ekkonkeri la reg-povon por instali islaman ŝtaton kaj leĝon kadre de senmanka ĝihado. Tiu enklavo-kulturo, kiu ne estas nova en la islama historio, fariĝas tre rapide la bazon de la nuntempa ĝihadismo. Ĝia miksiĝo kun la vahabismo, la mawdoudismo* kaj eŭropaj ideologioj — aparte faŝismo kaj komunismo, igas ĝin ankoraŭ pli timinda inter la manoj de grupoj kiel Al-Kaido, la Al-Nosra-fronto kaj la Organizaĵo de la islama ŝtato.

*  Reference al Abul Ala Mawdoudi (1903-1979), hindo-pakistana intelektulo, religiulo kaj politikisto, kiu estis unu el la ĉefaj disvolvantoj de la moderna islamismo.

La plimulto de la Islamaj Fratoj kontestas la argumentojn de Qoth, ne baskulas en ĝihadismon kaj al ĝi preferas aktivismon, sed ĝi tamen ne malproksimiĝas de tradiciismo; ĝi ja devas konservi sian merkato-parton. Eĉ se estas lokaj apartismoj, la komuna elemento de la movadoj apartenantaj al tiu grupo estas la volo islamigi la sociojn. Kaj tio sen forlasi la revon de parta aŭ tuta akiro de reg-povo, ĉu per partiinvadismo, ĉu per la demokratia ludo.

Siaflanke, kiu ajn estas ilia politika aparteno, la reĝimoj, kiuj instaliĝas post la sendependiĝoj, instrumentigas la religion, ĉefe la tradiciismon. La malsukceso, aŭ neekzisto de projekto de nacia konstruo ebligas al ili uzi tiun plej altgradan rifuĝ-valoron. En unua tempo, ili opinias, ke la regado de la agantoj kaj la monopolo de la religia diskurso bezonas la regadon de la institucioj, kiel la universitato Al-Azhar en Egiptujo, universitato Zituna en Tunizio kaj universitato de Al-Karaŭino en Maroko. Tiu politiko havas perversan efikon: la reprezentantoj de tiuj institucioj, kiuj estis en situacio de kvazaŭmonopolo, troviĝas ne nur longdaŭre miskreditigitaj, sed ankaŭ konkurencataj de novaj religiaj agantoj, ĉefe la islamaj Fratoj kaj la vahabistoj. La spirita kampo estas tiel fragmentita. Eĉ pli malbone, tradiciisma tendenco proponi ĉiam pli komencas manifestiĝi.

La Islama Frataro kontraŭ la maldekstro

KVANKAM restante singardemaj, plej multaj el la reĝimoj provas uzi tiujn religiajn entreprenistojn je sia avantaĝo jam en la komenco de la 1970-aj jaroj. Por sin liberigi el la opoziciaj movadoj, pluraj reĝimoj, inter kiuj tiu de Anuar El-Sadate en Egiptujo kaj de Hassan la 2-a en Maroko, tiel uzas la Islaman Frataron. Sub la komprenema rigardo de la regantoj, tiuj daŭreble malfortigas la poziciojn de la maldekstro, notinde en la instruaj institucioj, la universitatoj, la sindikatoj, ktp. Sed la afero ne haltas tie. La reĝimoj iras ĝis ĉerpi el la katalogo/ inventaro de la Frataro, samtempe por kontentigi, kaj antaŭi ilin. Tio koncernas ne nur la sferon de la leĝo (la konstituciigo de islamo, aŭ eĉ de la ŝario, la persona statuso, artikoloj el la punkodo, ktp.), sed ankaŭ edukadon (la lernejaj programoj) kaj la amasinformilojn. Por kompletigi tion, la ŝtatestroj ne mistrafas okazon publike montri sian piecon (plenumo de ritaroj, notinde la pilgrimado al Mekao, organizo de religiaj ceremonioj, konstruado de kultejoj, ktp.).

Eĉ se la reĝimoj toleras kaj instrumentigas la Islaman Frataron, singardemo restas. Ili ne forgesas, ke la lasta celo de la Frataro restas akiro de la regpovo. Ili do mistrafas neniun okazon provi miskreditigi ĝin, malfortigi kaj eĉ neniigi ĝin. Tio ekzemple okazis en Sauda Arabujo post fratara kontestado komence de la 1990-aj jaroj. Aliaj reĝimoj provis, ĉefe post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, apogi sin sur la sufiismaj frataroj por atingi la saman celon. Vane.

Fronte al la kresko de la islama Frataro post la popolaj ribeloj de 2011, pluraj reĝimoj de la regiono malkovras la “bonefikon” de vahabismo: la kontraŭ-fratarismo, la politika kontraŭ-modernismo kaj alvoko nepre obei al la regantoj. Ili ne forgesis uzi ĝin, kio ebligas antaŭvidi koluziojn en la venontaj jaroj. Ĉio igas do pensi, ke la religia tradiciismo daŭrigos sian etendiĝon, des pli ke la civilaj socioj estas malfortaj ĉar nur en sia komenco, kaj ke la intelekta kampo, notinde modernisma, estas ruiniĝinta.

Nabil MOULINE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Artefarita alfrontiĝo inter civilizo kaj barbareco

Por (vere) elradikigi terorismon

La atencoj de Tunizo kaj de Sanao ĵus konfirmis, ke la islamaj landoj estas la plej trafitaj de la ĝihadismaj agoj kontraŭ la civilaj loĝantaroj. La lasta numero de Manière de Voir ankaŭ memorigas ke, se ĝi ebligas mobilizi la publikon, la “milito kontraŭ terorismo” kontribuas al pligravigo de la ekzistantaj politikaj problemoj, notinde en Proksima Oriento.

Ĝi estis fama batalo, sekvita horon post horo de ĉiuj amasinformiloj de la mondo. La Organizaĵo de la Islama Ŝtato (OIŜ) (ankaŭ nomata Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio), kiu konkeris Mosulon en junio 2014, daŭrigis sian rapidegan antaŭeniron samtempe al Bagdado kaj al la turka landlimo; ĝi okupis 80% de la urbo Kobané, en Sirio. La bataloj ardis dum monatoj. La lokaj kurdaj milicanoj, apogataj de la usona aviadarmeo, ricevis armilojn kaj subtenon de ĉirkaŭ cent kvindek soldatoj senditaj de la regiona registaro de la iraka Kurdujo. Pasie sekvataj de la okcidentaj televidoj, la alfrontiĝoj finiĝis komence de 2015 per retroiro de la OIŜ.

Sed kiuj estas tiuj heroaj rezistantoj, kiuj tranĉis unu el la kapoj de la terorisma hidro? Tre ĝenerale kaj neprecize kvalifikitaj “kurdoj”, ili apartenas plimulte al la Partio de la demokratia Unio (PYD), la siria branĉo de la Partio de la laboristoj de Kurdujo (PKK). Sed la PKK troviĝas de pli ol jardeko sur la listo de la teroristaj organizaĵoj establita de Usono kaj de Eŭropa Unio.

Oni ja povas esti kondamnita, en Parizo, pro “apologio de terorismo” se oni esprimas favoran opinion pri la PKK; sed, en Kobané, iliaj batalantoj meritas nian admiron. Kiu povas miri pri tio, kiam Vaŝingtono kaj Tehrano intertraktas historian interkonsenton pri la nuklea energio, kaj kiam la usona direktoro de la ŝtata informcentro pri eksterlando (CIA) transdonas al la Senato raporton en kiu Irano kaj la Hizbulaho ne plu estas kvalifikitaj terorismaj entoj minacantaj la usonajn interesojn*?

*  Vd. Jack Moore, “US omits Iran and Hezbollah from terror threat list”, Newsweek, Nov-Jorko, 16-a de marto 2015.

Estis somero aparte tumulta. En Haifo, viro deponis bombon en strat-bazaro la 6-an de julio; dudek tri homoj estis mortigitaj kaj sepdek kvin vunditaj, plej multe virinoj kaj infanoj. La 15-an de la sama monato, atako farita en Jerusalemo mortigis dek homojn kaj vundis dudek naŭ. Dek tagojn poste, bombo eksplodis, ankoraŭ en Haifo, mortigante tridek naŭ homojn. Ĉiuj viktimoj estis civiluloj kaj araboj. En la Palestino de 1938, asertis sian respondecon pri tiuj agoj Irgun, la armea sekcio de la “reviziista” alo de la cionisma movado, kiu donis al Israelo du ĉefministrojn: Menahem Begin kaj Itzhak Shamir*.

*  Uri Avnery, “Who are the terrorists?”, artikolo en Haolam Hazeh, 9-a de majo 1979, kaj reproduktita en Journal of Palestine Studies, Bejruto, aŭtuno 1979.
Malpreciza koncepto

Rezistantoj? Batalantoj de la libereco? Krimuloj? Barbaroj? Oni scias, ke la kvalifiko “teroristo” ĉiam aplikatas al la Alia, neniam al “niaj batalantoj”. Historio ankaŭ instruis al ni, ke la teroristoj de hieraŭ povas fariĝi la regantoj de morgaŭ. Ĉu mirige? Terorismo povas esti difinita — kaj la ekzemploj de la PKK kaj de la cionistaj armitaj grupoj ilustras la ambiguecon de la koncepto — kiel agad-formo, ne kiel ideologio. Nenio ligas la italajn ekstrem-dekstrajn grupojn de la 1970-aj jaroj, la Tamulajn Tigrojn kaj la Irlandan Respublikan Armeon (Irish Republican Army, IRA), sen eĉ paroli pri la Organizo de Liberigo de Palestino (OLP) kaj la Afrika Nacia Kongreso (African National Congress - ANC). Tiuj du lastaj estis oficiale deklaritaj “terorismaj” de Ronald Reagan, Margaret Thatcher kaj, evidente, de s-ro Benjamin Netanjahu, kies lando intime kunlaboris kun la apartismo-epoka Sud-Afriko*.

*  Vd “Regards sud-africains sur la Palestine”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2009.

Plej bone oni povas enskribi terorismon en la liston de la militaj rimedoj. Kaj, kiel oni ofte diris, ĝi estas la armilo de la malfortuloj. Brila figuro de la alĝeria revolucio, arestita de la franca armeo en 1957, Larbi Ben Mhidi, ĉefo de la aŭtonoma regiono Alĝero, estis pridemandita pri la kialoj, ke la Fronto de Nacia Liberigo (FLN) deponis bombojn kaŝitajn funde de korboj en kafejoj aŭ aliaj publikaj lokoj. “Donu al ni viajn aviadilojn, ni donos al vi niajn korbojn”, li rebatis al siaj torturantoj, kiuj kelkajn tagojn poste murdis lin. La misproporcio de la rimedoj inter gerilo kaj regula armeo kondukas al misproporcio de la nombro de viktimoj. Se la Hamaso kaj ĝiaj aliancanoj devas esti konsiderataj “teroristoj” ĉar ili mortigis tri civilulojn dum la Gaza-milito de somero 2014, kiel oni kvalifiku la Israel-ŝtaton, kiu amasmurdis, laŭ la plej malaltaj taksoj — tiuj de la israela armeo mem - , inter okcent kaj mil da ili, inter kiuj plurajn centojn da infanoj?

Preter ĝia malpreciza kaj nedecida karaktero, la uzo de la koncepto terorismo emas forigi la politikajn aspektojn de la analizoj kaj per tio malebligi la komprenon de la koncernaj problemoj. Ni luktas kontraŭ la “imperion de Malbono”, asertis la prezidanto George W. Bush antaŭ la usona Kongreso la 24-an de septembro 2001, aldonante: “Ili malamas tion, kion ili vidas en tiu asembleo, demokrate elektitan registaron. Iliaj regantoj elektas sin mem. Ili malamas nian liberecon: nian religio-liberecon, nian parol-liberecon, nian liberecon voĉdoni kaj kunveni, malkonsenti unu kun la aliaj.” Laŭ tio, por alfronti terorismon, ne necesas modifi la usonajn milit-politikojn en la regiono, ĉesigi la suferojn de la palestinanoj; la sola solvo estas la fizika elimino de la “barbaro”. Se la fratoj Kouachi kaj Amedy Coulibaly, aŭtoroj de la atencoj kontraŭ Charlie Hebdo kaj la Hyper-Cacher de la Porte de Vincennes en Parizo estis ĉefe kaj funde motivitaj de sia malamo al esprim-libereco, kiel asertis la ĉefaj francaj politikaj respondeculoj, estas senutile demandi sin pri la konsekvencoj de la politikoj kondukataj en Libio, en Malio kaj Sahelo. La tagon mem, kiam la franca Nacia Asembleo omaĝis la viktimojn de la januaraj atencoj, ĝi voĉdonis por la daŭrigo de la francaj armeaj operacioj en Irako.

Ĉu ne venis la tempo por bilanci tiun “militon kontraŭ terorismo” daŭranta de 2001, el la vidpunkto de ĝiaj afiŝitaj celoj? Laŭ la Global Terrorism Database de la Maryland-universitato, Al-Kaido kaj ties filioj plenumis ĉirkaŭ ducent atencojn jare inter 2007 kaj 2010. Tiu nombro kreskis 300% en 2013, kun sescent atencoj. Kaj estas certe, ke la nombroj de 2014 superos la rekordojn, kun la kreado de la Kalif-lando fare de s-ro Abu Bakr Al-Baghdadi*. Kio pri la nombro de teroristoj? Laŭ la okcidentaj taksoj, dudek mil eksterlandaj batalantoj aliĝis al la OIŜ kaj la ekstremismaj organizaĵoj en Irako kaj Sirio, inter kiuj tricent mil kvarcent eŭropanoj. “Nick Rasmussen, la ĉefo de la usona Nacia Centro por Kontraŭ-terorismo, asertis ke la fluo de la eksterlandaj batalantoj irantaj en Sirion larĝe preterpasas tiun de tiuj, kiuj iris plenumi la ĝihadon en Afganujo, Pakistano, Irako, Jemeno aŭ Somalio kiam ajn dum ĉi tiuj lastaj jaroj*.”

*  Vd. Gray Matter, “Where terrorism research goes wrong”, International New York Times, 6-a de marto 2015.
*  Associated Press, 10-a de februaro 2015.

Tiu bilanco de la “milito kontraŭ terorismo” estus tre fragmenta, se ĝi ne enkonsiderus la geopolitikajn kaj homajn dramojn. De 2001, Usono, kelkfoje helpe de siaj aliancanoj, kondukis militojn en Afganujo, Irako, Libio kaj, nerekte, en Pakistano, Jemeno kaj Somalio. Bilanco: la libia ŝtato malaperis, la iraka ŝtato falas en konfesiismon kaj internan militon, la afgana registaro ŝanceliĝas, la Talibanoj neniam estis tiom potencaj en Pakistano. S-ino Condoleezza Rice, usona eksa ministro pri eksterlandaj aferoj, elvokis en 2005 “konstruivan ĥaoson” por pravigi la politikon de la Bush-administracio en la regiono, anoncante ĝojan estontecon en demokratio. Dek jarojn poste la ĥaoso etendiĝis al la tuta teritorio, kiun Usono nomas la “granda Mez-Oriento”, de Pakistano ĝis Sahelo. Kaj la loĝantaroj estis la unuaj viktimoj de tiu utopio, pri kiu estas malfacile mezuri ĝian konstruivon.

Dek miloj da civiluloj fariĝis viktimoj de la “precize alcelitaj bombadoj”, de la senpilotaj aviadiloj, de la specialaj taĉmentoj, de arbitraj arestoj, de torturoj sub la aŭtoritato de konsilistoj de la Central Intelligence Agency (CIA) (usona Centra Informokapta Agentejo). Nenio estis indulgata, nek geedziĝ-festoj, nek naskiĝo-ceremonioj, nek funebroj, cindrigitaj per usonaj “alcelitaj” pafoj. La ĵurnalisto Tom Engelhardt raportis pri ok geedziĝfestoj bombitaj en Afganujo, Irako kaj Jemeno inter 2001 kaj 2013*. Kiam oni elvokas ilin en okcidento — kio estas malofta — tiuj viktimoj, male al tiuj de la “terorismo”, neniam havas vizaĝon, identecon; ili estas anonimaj, “flankaj”. Tamen, ĉiu havas familion, gefratojn, gepatrojn. Ĉu mirinde, ke ilia memoro nutras kreskantan malamon kontraŭ Usono kaj la Okcidento? Ĉu oni povas imagi, ke la prezidanto Bush povos esti akuzata antaŭ la Internacia Pun-Kortumo pro tio, ke li invadis kaj detruis Irakon? Tiuj neniam persekutataj krimoj firmigas la krediton de la plej ekstremismaj diskursoj en la regiono.

*  Tom Engelhardt, “Washington’s wedding album from hell”, TomDispatch, 20-a de decembro 2013, www.tomdispatch.com/blog

Kvalifikante la malamikon kiel “ekzistecan minacon”, reduktante ĝin al “islamo-faŝismo”, kiel faris la franca ĉefministro Manuel Valls, elvokante trian mondmiliton kontraŭ nova totalismo heredanto de faŝismo kaj komunismo, la Okcidento donas al Al-Kaido kaj la OIŜ videblecon, famecon, dimension kompareblan al tiu de Sovet Unio, aŭ eĉ de nazia Germanujo. Ĝi artaĵe kreskigas ilian prestiĝon kaj la allogon, kiun ili prezentas al tiuj, kiuj deziras rezisti al la trudita ordo de la eksterlandaj armeoj.

Kelkaj usonaj regantoj foje havas ekfulmon de klarmenseco. En oktobro 2014, la ministro pri eksterlando John Kerry, celebrante kun la usonaj islamanoj la “ofero-feston”, deklaris, elvokante siajn vojaĝojn en la regiono kaj siajn diskutojn koncerne la OIŜ: “Ĉiuj gvidantoj spontane menciis la neceson provi sukcesi pacprocezon inter Israelo kaj la palestinanoj, ĉar [la manko de paco] favoras la varbadon [de la OIŜ], la koleron kaj la strat-manifestaciojn, al kiuj tiuj gvidantoj devas respondi. Ni devas kompreni tiun ligitecon al humiligo kaj perdo de digno*.”

*  Joseph Klein, “Kerry blames Israel for ISIS recruitment”, Frontpage Mag, 23-a de oktobro 2014, www.frontpagemag.com

Ĉu do estas rilato inter “terorismo” kaj Palestino? Inter la detruo de Irako kaj la antaŭenpaŝoj de la OIŜ? Inter la alcelitaj murdoj kaj la malamo al Okcidento? Inter la atenco de Bardo en Tunizo, la diserigo de Libio kaj la mizero de la forlasitaj regionoj de Tunizio, pri kiu oni esperas, sen multe kredi, ke ĝi ricevos finfine sufiĉe ampleksan ekonomian helpon, kiu ne estos kondiĉita al la kutimaj receptoj de la Internacia Mon-Fonduso (IFM), kiuj kreas maljuston kaj ribelojn?

Fleksi la okcidentajn politikojn

Eksa agento de la CIA, bonega fakulo pri islamo, Graham Fuller ĵus publikigis libron A World Without Islam (“Mondo sen islamo”)*, kies ĉefan konkludon li tiel resumas: “Eĉ se ne ekzistus religio nomata islamo, aŭ profeto nomata Mohammed, la stato de la rilatoj inter Okcidento kaj Proksima Oriento hodiaŭ estus pli malpli sama. Tio povas ŝajni kontraŭ-intuicia, sed prilumas esencan punkton: ekzistas dekduo da bonaj kialoj, ekster islamo kaj la religio, pro kiuj la rilatoj inter Okcidento kaj Proksima Oriento estas malbonaj (...): la kruc-militoj (okcidenta geopolitika, socia kaj ekonomia aventuro), la imperiismo, la koloniismo, la regado de Okcidento al la energiaj resursoj de Proksima Oriento, la starigo de diktaturoj favoraj al Okcidento, la senfinaj okcidentaj politikaj kaj militaj intervenoj, la redesegnado de la landlimoj, la kreado — fare de Okcidento - de la israela ŝtato, la usonaj invadoj kaj militoj, la biasaj usonaj politikoj rilate la palestinan demandon, ktp. Nenio el tio rilatas al islamo. Veras, ke la reagoj de la regiono estas pli ka pli formulataj laŭ la vidpunkto de religio kaj kulturo, tio estas de islamo. Tio ne estas surpriza. En ĉiu grava alfrontado, oni provas defendi sian aferon laŭ la plej altaj moralaj vidpunktoj. Tiel agis same la kristanaj krucmilitantoj kiel la komunismo, kun sia “lukto por la internacia proletaro*.”

*  Little Brown and Co, Nov- Jorko, 2010.
*  Graham E. Fuller, “Yes, it is islamic extremism — But why?”, 22 -a de februaro 2015, http://grahamefuller.com

Eĉ se oni ja devas zorgi pri la malamaj diskursoj disvastigitaj de kelkaj radikalaj islamaj predikantoj, la reformo de islamo apartenas al la respondeco de la kredantoj. Inverse, la fleksiĝo de la okcidentaj politikoj, kiuj de jardekoj nutras ĥaoson kaj malamojn, estas nia respondeco. Kaj ni ignoru la konsilojn de tiuj fakuloj pri la “milito kontraŭ terorismo”. La plej aŭskultata en Vaŝingtono de tridek jaroj estas s-ro Netanjahu, la israela ĉefministro, kies libro Terrorism: How the West can Win (Terorismo: Kiel la Okcidento povas gajni)* pretendas klarigi kiel oni povas elradikigi la terorismon; ĝi estas la plej legata libro de ĉiuj novaj krucmilitistoj. Ĝiaj receptoj nutris la “civilizacio-militon” kaj plonĝigis la regionon en ĥaoson, el kiu, laŭ ĉiuj haveblaj indikoj, ĝi malfacile sukcesos eliri.

*  Farrar, Straus and Giroux, Nov-Jorko, 1986.

Alain GRESH


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Laŭdo de la sindikatoj

ĈAR ĈIU ŝajnas esti en zorgo pro la kreskego de la malegalecoj, kial do tiu analizo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) restis tiom nerimarkita?* Ĉu pro ties konkludoj? En studaĵo aperinta en marto, du ekonomikistoj de la templo de liberalismo montras “la ekziston de ligo inter la malaltiĝo de la kvoto de sindikat-aliĝo kaj la altiĝo de la plej altaj enspezoj en la evoluintaj landoj dum la periodo de 1980 ĝis 2010”. Kiel ili klarigas tiun ligon? “Ĉar ĝi malaltigis la influon de la salajruloj sur la decidoj de la entreprenoj”, la malfortiĝo de la sindikatoj ebligis “altigi la parton de enspezoj, kiu konsistas el la pagoj por la alta direktejo kaj por la akciuloj”.

*  Florence Jaumotte kaj Carolina Osorio Buitron, “Le pouvoir et le peuple[La potenco de la popolo]”, Finances & développement, Vaŝingtono, DC, marto 2015.

Laŭ tiuj fakuloj de la IMF, “proksimume duono de la profundiĝo de la malegalecoj, kiun la liberaluloj preferas tradicie atribui al nepersonaj faktoroj (tutmondiĝo, teĥnologioj ktp) devenas el la malfortiĝo de la organizaĵoj de la salajruloj. Ĉu miri pri tio? Kiam la sindikatoj malaperas, ĉio malboniĝas, ĉio delokiĝas. Ili estas historiaj apogiloj de la plej multaj emancipaj atingoj, kaj ilia malfortiĝo povas nur sproni la apetiton de la kapital-poseduloj. Kaj ilia foresto liberigas spacon, kiun tuj ekokupas la ekstremdekstro kaj la religia integrismo, kiuj ambaŭ zorgas por dividi sociajn grupojn, kies intereso estus montri sin solidaraj.

La malfortiĝo de la sindikatoj ne okazas pro hazardo nek pro malbona sorto. En aprilo de 1947, dum la Okcidento troviĝis antaŭ tridek jaroj da iom pli bone dividita prospero, Friedrich Hayek, liberala pensulo kiu stampis sian jarcenton, jam skizis la vojon al siaj politikaj amikoj: “Se ni volas havi la plej etan esperon reveni al ekonomio de libereco, la demando de malaltigo de la sindikata povo estas unu el la plej gravaj.” Hayek tiam predikis en la dezerto, sed kvindek jarojn poste, danke al la rekta ‒ kaj brutala ‒ interveno de du liaj admirantoj, Ronald Reagan kaj Margaret Thatcher, dum gravaj laborkonfliktoj (la usonaj aerkontrolistoj en 1981, la britaj ministoj en 1984-1985), la “sindikata povo” kolapsis. Inter 1979 kaj 1999, la nombro da strikoj kun almenaŭ mil salajruloj pasis en Usono de 235 al 17, tiu de la “perditaj” labortagoj de dudek milionoj al du milionoj.* Kaj la parto de la salajro en la nacia enspezo malkreskis ... En 2007, apenaŭ elektita prezidanto de la franca respubliko, s-ro Nicolas Sarkozy voĉdonigis leĝon kiu limigis la strik-rajton en la publikaj servoj. Jaron poste li knabe ĝojis: “De nun, kiam okazas striko en Francujo, neniu rimarkas tion.”

*  George Melloan, “Whatever happened to the US labor movement?”, The Wall Street Journal, Novjorko, 4-a de septembro 2001.

Laŭ la logiko, la studaĵo de la IMF devus konkludi, ke estas sociala kaj politika urĝo fortigi la sindikatojn. Sed anstataŭ tio ĝi taksas ke “oni devas ankoraŭ determini, ĉu la kresko de la malegalecoj pro la malfortiĝo de la sindikatoj estas bona aŭ malbona por la socio” Tiuj, kiuj havas jam etan ideon pri la respondo, tiuj senpene tiras la konkludon, kiu trudiĝas.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malantaŭ la opono inter naciistoj kaj islamistoj kaŝiĝas multaj fendolinioj

En Libio, ne estas ĥaoso, sed milito

En kunteksto de perforto inter rivalaj partioj, la ofensivo de la generalo Khalifa Haftar kontraŭ la islamistoj pliprofundigas la fendojn, kiuj dividas la libianojn. La intertraktadoj komencitaj sub la aŭtoritato de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) daŭras, sed la ĉeesto de grupoj aliĝintaj al la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) fortigas la eventualecon de eksterlanda interveno, kun tute malcertaj konsekvencoj.

KIU ANKORAŬ memoras la rapidegan viziton en Libio de s-roj Nicolas Sarkozy kaj David Cameron, la 15-an de septembro 2011? Antaŭ la homamaso en Bengazi, la franca prezidanto tiam alvokis la loĝantaron “montri novan kuraĝon, tiu de la pardono kaj repaciĝo*. Por la francaj amasinformiloj, tiu triumfa parolado konfirmis la sukceson de la milito kondukita de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kontraŭ la trupoj de la reĝimo de Muamar Kadafi.

*  Le Monde, 17-a de septembro 2011.

Preskaŭ kvar jarojn poste, regas seniluziiĝo kaj maltrankvilo. Sub influo de politika malstabilo kaj armitaj alfrontiĝoj inter ribelaj partioj, Libio ŝajnas preta diseriĝi. La publika sekureco senĉese malboniĝas. Francujo ja estis devigata evakui sian ambasadejon nokte, sub la protekto de siaj specialaj taĉmentoj, en julio 2014. Depost tiam, la ministro pri defendo, s-ro Jean-Yves Le Drian, kaj lia itala samrangulo, s-ino Roberta Pinottin regule elvokas la perspektivon de nova milita interveno por neniigi la grupojn kiuj deklaris sin sub aŭtoritato de la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ). Siaflanke, la ĵurnalistoj, kiuj povas resti nur mallonge en la lando, kvalifikas la situacion “ĥaosa”. Tiu semantika elekto de la ĵurnalistoj, post ilia uzo de la duecaj esprimoj “demokratio kontraŭ diktaturo” en 2011, kaj “milicoj kontraŭ civila socio”, aŭ ankoraŭ “islamistoj kontraŭ liberaluloj”, fontas el la nekapablo — aŭ rifuzo — kompreni la eventojn. Ĝi ankaŭ atestas pri la manko de interpreto-sistemo enkalkulanta identecojn de la diversaj agantoj kaj la racian logikon de iliaj strategioj kaj agmanieroj.

Ĉia pripenso pri la estonto de Libio necesigas reveni al la eventoj, kiuj kondukis al la malapero de Kadafi — tio, kion la oficiala historio kvalifikas “revolucio”. Oni ne povas nei ke okazis revolucia momento, en februaro 2011 en pluraj urboj, inter kiuj Bengazi, sed la realo estas ke, post kelkaj tagoj de popolribelo, rapide armita, la lando baskulis en internan militon. Okmonata fratmurda konflikto, kun aldono de rekta eksterlanda enmiksiĝo, rezultigis la disfalon de la reĝimo. Tiu falo, la sola interkonsentita politika celo de la tiamaj ribelintoj, povas plej bone esti kvalifikita “revolucia rezulto”. Sed neniu stabila socipolitika ordo, kaj des pli prave, neniu ŝtato, povis elmergiĝi. Tio pro la reveno fortigita de la “primaraj identecoj” fasonitaj kaj difinitaj de la lokaj apartenoj kaj apartismoj propraj al ĉiu grupo aŭ subgrupo, etna aŭ triba.

Tobruk kontraŭ Tripolo

SPITE AL sia politika praktiko bazita sur klientismo kaj regionismo, la Kadafi-reĝimo, kun sia naciisma kaj kontraŭ-imperiisma retoriko, kontribuis al la konstruo de nacia identeco. Tiu lasta diseriĝis dum la interna milito. Post la falo de la reĝimo, malnovaj lokaj rivalecoj revigligitaj pro la konflikto, aldoniĝis al la fendoj interne de la ribelantaro, kaj al la tradicia opono inter centro kaj periferio. La dissemo de ĉiuspecaj armiloj kaj la uzo de perforto kiel solvmaniero de la konflikto, pli malbonigis la situacion. La embrioj de ŝtato kaj de regula armeo starigitaj sub la regado de Kadafi malaperis kun li. Neniu oficiala strukturo disponanta pri la legitima monopolo de la perforto sukcesis stariĝi, pro la konkurenco inter urboj, ribelaj partioj kaj regionoj. La politika pezo de tiuj entoj mezuriĝis nur laŭ la nombro kaj la ekipado de ilia katiba (batal-taĉmento), kiuj enhavis inter cent kaj kvincent homojn.

Apenaŭ kelkajn semajnojn post la morto de Kadafi, la 20-an de oktobro 2011, multaj limigitaj alfrontiĝoj eksplodas sur la tuta teritorio. La revoluciaj aŭ postrevoluciaj milicoj, tiam taksataj je okdek mil homoj, batalas inter si por la loka povo, la regado de la teritorioj kaj la enspezoj de la translandlimaj negocoj. La sinsekvaj registaroj ne havas alian eblecon, ol apogi sin sur tiuj milicoj por kovri/ korekti/ la mankon de armeo kaj polico. La plej potencaj milicoj, fremdaj al la lokaj konfliktoj, estas senditaj surloke por limigi la nivelon de perforto, kun tre malegalaj rezultoj.

Sendepende de tiuj ripetataj lokaj armitaj alfrontiĝoj, lukto okazas en Tripolo, sine de la Ĝenerala Nacia Kongreso (ĜNK), la Parlamento elektita la 6-an de julio 2012. Temas pri lukto por la centra regado, inter du partioj, kiuj iom post iom radikaliĝas. La unua, memproklamita “liberala” aŭ “naciisma”, estas ankaŭ kvalifikita “laika” de la okcidentaj amaskomunikiloj. Ĝi ĉefe enkalkulas negocistojn, kadrulojn de la malnova reĝimo proksimaj de la “reformisma” movado iniciatita de s-ro Saif Al-Islam (dua filo de Kadafi) ekde 2005, kaj oficiroj kiuj forlasis la armeon en la komenco de la popolribelo. La dua partio, “islamisma” laŭ ties oponantoj kaj la eksterlanda gazetaro, ne limigas sin je la islamisma tendaro, tio estas je politika tendenco vokanta al starigo de Konstitucio, kies ĉefa fonto estas la ŝario. Ĉar, sub la malnova reĝimo, la islamistoj konsistigis la ĉefan strukturitan opozicion, tiu tendenco enhavas grandan nombron da longdaŭraj oponantoj. Sed ĝi ankaŭ enkalkulas la reprezentantojn de Misrata, urbo kun forta revolucia legitimeco*, kaj de aliaj urboj de la tripolia marbordo kun komerca tradicio, ĉefe Zaŭija kaj Zuŭara.

*  En oktobro 2011, Misrata enkalkulis tridek ses mil batalantojn por loĝantaro de ĉirkaŭ tricent mil homoj (intervjuo kun s-ro Salem Joha, ĉefkomandanto de la ribeluloj de la urbo dum la milito de 2011, Misrata, junio 2012).

Preter la fendo inter religiuloj kaj laikuloj, alia fendolinio aperas: elitoj, kiuj servis sub la malnova reĝimo kaj maljunaj naciistaj ekzilitoj kontraŭ nova generacio de islamismaj oponantoj, internaj kaj eksterlandaj. Ambaŭ partioj apogas sin sur potencaj milicoj: tiuj de la urbo Zintan por la “naciistoj” kaj tiuj de Misrata por la “islamistoj”. Ĉiu pseŭd-armea organizaĵo okupas strategiajn lokojn en Tripolo, kiel ekzemple la flughavenon, la vojkrucojn de la urbocentro aŭ la ĉirkaŭaĵon de la oficialaj konstruaĵoj kaj de la grandaj hoteloj. Ĝi povas uzi tiun okupadon por preminflui la decidojn de la ĜNK aŭ de la transira registaro.

La jaro 2014 komenciĝas en tiu kunteksto: malforta kaj dupolusa centro, periferio dominata de la lokaj logikoj. La lando fragmentiĝas en multeco da etnoj administrataj de lokaj konsilioj kaj armeaj konsilioj, ĝenerale ligitaj al milicoj. La grandaj etnaj grupoj — tuaregoj de la Sudo, berberoj de la Nafusa-Montaro , tubuoj de la centra kaj orienta Sudo — agas laŭ siaj interesoj, estante mem kelkfoje dividitaj, kiel jam okazis dum la interna milito de 2011. Ja la internaj fendolinioj kaj la aliĝoj al tiu aŭ alia rivalaj partioj en Tripolo desegniĝas laŭ lokaj, eĉ “mikrolokaj”, kriterioj.

Same kiel en 2011, la generaciaj logikoj ankaŭ ludas rolon. Ekzemple, en la berber-lingvaj komunumoj de la Nifusa-montaro, la vilaĝestroj rifuzas elekti inter ambaŭ rivalaj partioj en Tripolo, pro timo de reprezalioj el la araba plimulto. Sed ili ne povas malhelpi multajn junulojn aliĝi al la “nacimovebla forto”, potenca milico dominata de la berberoj, kiu subtenas la partion tiel nomatan “islamista”. Tiu ilia engaĝiĝo ne klariĝas per ilia aliĝo al iu ajn formo de politika islamo, sed per la antagonismo ekzistanta inter la berberaj loĝantaroj de la montaro kaj iliaj potencaj arabaj najbaroj de la urbo Zintan.

Generalo reveninta el Usono

SUPERMETANTE sin al la aliaj, sen precize kovri ilin, kroma fendolinio iompostiome desegniĝis inter beduenaj loĝantaroj, aŭ sin deklarantaj tiaj, kaj tiuj kun urbeca kaj komerca tradicio. Ĉe la unuaj, la tradiciaj klanaj kaj tribaj strukturoj estas pli imponaj, la politika islamo estas malmulte radikinta, kio kondukas ilin plimulte alianciĝi al la “liberala” partio. Rilate la duajn, la projekto de nacia konstruado elstarigita de la politika islamo estas en ĝi laŭtradicie pli profunde radikinta, kio igas ilin elekti la “islamistan” tendaron. Tiu rivaleco pliprofundigas la alfrontiĝojn foje ene de kvartalo. En Bengazi, ekzemple, 40% de la loĝantaro devenas de la komercaj urboj de Tripolio (Misrata, Zaŭija, Tripolo). La ceteraj 60% konsideras sin beduen-devenantoj kaj apartenas ĉefe al la naŭ historiaj triboj de Cirenio, tiel nomataj saadaj. Tia fendo, determinata de la origino kaj antaŭeco de la surloka ĉeesto, instigis beduenajn loĝantojn aliĝi al la “naciisma” tendenco, pro rivaleco al la loĝantaroj devenantaj de Misrata, plimulte favoraj al la “islamisma” tendaro. Tiu apudeca rivaleco atendis nur fajreron por transformiĝi en perforton, kaj eĉ, kelkokaze, en “etnan purigadon”.

Katalizilo aperas en la persono de eksgeneralo 72-jara, s-ro Khalifa Haftar. Tiu eksa oficiro de Kadafi dizertis en 1983 kaj instaliĝis en Usono. Li revenis en Libion en marto 2011, post la komenco de la popolribelo. La 16-an de majo 2014, verŝajne inspirita de la puĉo de la marŝalo Abdel Fattah Al-Sissi en Egiptujo, la generalo lanĉas operacion nomatan “digneco” (Al-Karama), kun afiŝita celo “elradikigi la islamistojn”. Samtage li bombardigas brigadon en Bengazi. Li sin apogas sur la speciala taĉmento de la urbo kaj sur la aerarmeo, plimulte konsistanta el kadruloj de la malnova reĝimo dizertintaj en 2011, el brigadoj varbitaj en la grandaj triboj saadiaj kaj el la katiba, ligitaj al la aŭtonomiistoj de Cirenio. La ofensivo komenciĝas en Bengazi kontraŭ la milicoj ligitaj al la diversaj tendencoj de la politika islamo. Unua tuja konsekvenco: tiuj milicoj, inter kiuj kelkaj estis ĝis tiam rivaloj, deklaras sanktan union kontraŭ sia komuna malamiko. En Tripolio, la milicoj de Zintan aliĝas al la operacio “digneco” kaj sturmatakas la ĜNK la 18-an de majo, finante tiel la procezon, jam ne tre firman, de politika konstruado ekigitan du jarojn antaŭe. Rapide reagante al tiu atako, la kontraŭ-Haftar-tendaro strukturiĝas ĉirkaŭ la “islamista” partio plejmulta sine de la ĜNK. Tiu ĉi sin apogas sur koalicio nomata “Aŭroro de Libio” kaj ariganta ĉefe la “revoluciajn” grandajn brigadojn de Bengazi, Tripolo, Zaŭija, Garjan kaj Zuŭara.

Ĉe la loka nivelo, la politikaj agantoj kaj la komunumoj denove prenas poziciojn laŭ siaj propraj interesoj kaj malnovaj rivalecoj. La tribo Machachiya, tradicia rivalo de la Zintan, elektas “Aŭroro de Libio”. Aliaj triboj de Tripolio, kiuj longtempe restis kadafistaj bastionoj en 2011 (Warshafana, Vaxil, Siaan) aliĝas al la generalo Haftar ĉefe pro lokaj kialoj, kiuj esence konformas al la fendolinio de la milito de 2011 inter ribelantoj kaj lojalistoj. En la Sudo, parto de la tubuoj prenis pozicion favore al la generalo Haftar, tial grupoj de tuaregoj, reage al tio, prenas pozicion favore al la alia tendaro. Escepte de la grandaj kadafistaj bastionoj, kio estis la urboj Sirto kaj Bani Walid, rifuzantaj elekti inter la partioj, la fitna (divido), kiun multaj timis ekde 2011, etendiĝas tra la tuta lando. Anstataŭ restarigi ordon, kiel li unue anoncis, la generalo Haftar rapide faligas la landon en “duan internan militon”. Same kiel en 2011, ĉiu ento celas plenan venkon kontraŭ la alia.

Privilegii diplomatian solvon

LA 25-an DE JUNIO 2014, unu monaton post la lanĉo de la operacio de la generalo Haftar, parlamentaj elektoj okazas sub la premo de la “internacia komunumo”, kiu konsideras tiun baloton ebleco legitimi la elektitan instancon. La oficiala partopren-proporcio estas nur 18% (kaj verŝajne malpli). Kvankam la unua plano estis funkciigi la asembleon en Bengazi, ĝi fine instaliĝas en Tobruk, en la “teritorio” de s-ro Haftar. El entute cent okdek ok deputitoj (teorie ducent), nur cent dudek du ĉeestas la inaŭguran sesion la 4-an de aŭgusto, ĉar iuj elektitoj devenantaj el zonoj oponantaj al la generalo bojkotas ĝin. La asembleo nomumas provizoran registaron, kiu instaliĝas en El-Beida, alia bastiono de la generalo. Paralele en Tripolo, regataj de la koalicio “Aŭroro de Libio” de la 23-a de aŭgusto 2014, la membroj de la eksa ĜNK nomumas sian propran registaron “por la nacia savo”, akuzante — ne sen kialo — la elektitan Parlamenton esti aliĝinta al la generalo Haftar, per sia instaliĝo en Tobruk.

La elektoj de junio nur pliprofundigis la krizon, ĉar de tiam ĉiu el ambaŭ partioj povas pretendi al legitimeco. Same kiel en 2011, la okcidentaj ŝtatoj kaj la arabaj aliancanoj de la generalo Haftar (Egiptujo kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiuj armee subtenas ĝin, Sauda Arabujo) rapide elektis sian tendaron. Tiel, neniu protesto leviĝis kontraŭ la “elradikiga” agado de majo, escepte de alvoko de la ambasadorino de Usono en Libio “indulgi la civilajn loĝantarojn”. Krome, ĉiuj tiuj landoj agnoskis la Parlamenton de Tobruk kiel solan “legitiman reprezentanton”de la libia popolo, jam la 4-an de aŭgusto. Tiu partieco enhavas riskon paroksismigi la streĉecon kaj kuraĝigi la ekstremistojn el ambaŭ tendaroj.

Dek monatojn post la komenco de tiu dua libia interna milito, la situacio ne instigas al optimismo. Estas malfacile establi nacinivelan bilancon de la bataloj, sed la statistikoj komunikitaj de la medicinaj instancoj en Bengazi anoncas pli ol sepcent mortintojn kaj kvin mil vunditojn de aŭgusto 2014. Por urbo de okcent mil loĝantoj, kaj konsiderante la multajn malaperintojn, inter kiuj kelkaj estis verŝajne mortigitaj, tiu nombro estas konsiderinda.

Krom la intenseco de la bataloj per pezaj armiloj inter milicoj, tiu nombro klariĝas per la apero de “proksim-perforto” inter loĝantoj de la urbo, kaj eĉ el la sama kvartalo, laŭ ilia origino. Koncerne la nombron de internaj delokitoj en Libio, ĝi estas taksata de la Agentejo de UN por Rifuĝintoj je ĉirkaŭ kvarcent mil homoj.

Siaflanke, la OIŜ, kies multaj libiaj batalantoj revenis el Sirio aŭtune 2014 por lukti kontraŭ la generalo Haftar, plifortigas sian instaliĝon en Derna malprofite al la lokaj islamistaj milicoj foririntaj por batali en Bengazi . Ĝi ankaŭ sukcesis establi batalantojn en la kadafista eks-bastiono de Sirto, forlasita de la triboj de Misrata, kiuj okupis ĝin de oktobro 2011. Iom post iom, tiu organizaĵo profitas el la interna milito por disvolviĝi, malgraŭ ke ĝi hodiaŭ disponas nur pri tre limigita socia bazo en Libio.

La daŭrigo de tiu konflikto, kiun neniu el ambaŭ partioj kapablas gajni, kaj la konsekvenca detruo de la socia strukturo minacas la estonton de Libio kiel nacio. Eĉ se neniu oficiale postulas dividon de la lando, oni povas sin demandi kiel la Libianoj rekonstruos komunan vivprojekton. Kontraŭe al la argumentoj de la subtenantoj de nova eksterlanda milita interveno, kiu nur pliakrigus la internan militon, unu el la esplorendaj vojoj estas la agado de la speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), s-ro Bernardino Leon. Pacience, kaj en la limoj de la mandato, kiun konfidis al li la Sekureckonsilio de UN, li provas inkluzivi ĉiujn partiojn, inkluzive de la lokaj agantoj kaj iuj milicestroj, en la sesioj de sia nacia dialogo. Tiu diplomatia vojo privilegias la serĉadon de politika solvo, en la momento kiam la favorantoj de milita solvo restas multnombraj, interne kiel ekstere de Libio.

Patrick HAIMZADEH

Kvar jaroj da konflikto - Kronologio

16-a de februaro 2011. Unuaj manifestacioj en Bengazi.

27-a de februaro 2011. Kreado de la Transira Nacia Konsilio (TNK).

19-a de marto. Komenco de bombado fare de la atlantika Alianco.

21-a de aŭgusto. Falo de Tripolo.

20-a de oktobro. Morto de Muamar Kadafi.

6-a de marto 2012. Kreado de la Nacia Konsilio de Cirenio kaj proklamo de aŭtonomeco de tiu regiono.

20-a de aprilo 2012. Intermilicaj alfrontiĝoj en la regiono de Koufra.

7-a de julio. Unuaj parlamentaj elektoj.

11-a de septembro. Sturmado al la usona konsulejo en Bengazi. Morto de la usona ambasadoro en Libio.

7-a de februaro 2013. Intertraktado en Tripolo inter la gvidantoj de la triboj tubu kaj zwaïa.

10-a de oktobro. La ĉefministro Ali Zeidan estas malliberigita de milicanoj.

16 -a de novembro. Ĝenerala striko en Tripolo proteste kontraŭ la perfortaĵoj de la milicoj.

8-a de januaro 2014. Alfrontiĝo inter rivalaj milicoj en Sebha. La¨Parlamento dekretas tie krizostaton.

16-a de majo. Komenco de la ofensivo de la generalo Khalifa Haftar kontraŭ la islamista partio.

25-a de junio. Anticipaj parlamentaj elektoj.

28-a de julio. La islamista armita grupo Ansar-Al-Charia ekregas Benghazi.

14-a de aŭgusto. S-ro Bernardino Leon estas nomumita speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj.

17-a de septembro. Instaliĝo en El-Beida de registaro oponanta tiun de Tripolo.

4-a de oktobro. La Organizo de la Islamisma Ŝtato (OIŜ) ekregas la urbon Derna.

14-a de januaro 2015. En Ĝenevo, komenco de la intertraktado inter ambaŭ libiaj Parlamentoj.

15-a de februaro. La egipta aerarmeo bombardas poziciojn de la OIŜ en Libio.

5-a de marto. Rekomenco de intertraktado en Maroko.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Konvertiĝoj

Houellebecq — Kontraŭ la demokratia enuo

Du anoncetoj

La verkisto Emmanuel Carrère, baldaŭ tridekjara, fariĝis kristano. Tri jarojn poste, li revenas al agnostikismo ‒ “eĉ ne sufiĉe kredema por esti ateisto”. Li ĉi tie komencas pridemandi tiun ĉi momenton de sia vivo kaj “denove vagadi” ĉirkaŭ tio, kion li konsideras ia “centra kaj mistera punkto de nia ĉies historio”: kiel enketisto li sekvas la paŝojn de la apostolo Paŭlo kaj de Luko la evangeliisto. Sur pli ol sescent paĝoj li tiel dediĉas sin, kun La reĝlando*, al la vigleco de la konvertiĝo: la sia, tiu de la judo Paŭlo de Tarso, tiu de la greko Luko ... Tiu raporto, certe vigla kaj instrua (kiaj ajn povus esti la kritikoj de la ekzegezistoj), sed kun strikta temaro kaj ne ema al elipsoj, spertas tre grandan sukceson ĉe la recenzoj same kiel ĉe la publiko. Tio estas sufiĉe surpriza.

*  Emmanuel Carrère: Le Royaume, P.O.L., Parizo, 2014, 630 paĝoj, 23,90 eŭroj.

Kvardekjara universitatano, “viro absolute normala”, devas interesiĝi pri io alia ol pri la misfunkcioj de sia vireco kaj de sia mikroonda forno, kiam en la lando [Francujo], antaŭ streĉa prezidant-elekto, okazas alfrontiĝoj inter “islamistoj” kaj “nacifrontistoj”. La rakontisto, en tiu perpleksa Francujo de la jaro 2022, spertas kun stuporo la elekton de la ĉefo de modere islama partio, kaj iom post iom konvertiĝas al la islamo, post esti forte tentata de la katolikismo, kiel la persono, pri kiu temas lia doktoriĝa disertacio, Joris-Karl Huysmans, romanverkisto de la malfrua 19-a jarcento, kiu pasis de la adorado de la Belo al tiu de la Kristo. La lasta libro de Michel Houellebecq [elparolu: ŭélebek], Submetiĝo* vekis polemikojn kaj fascinan vendokvanton, ne nur en Francujo, sed same en Italujo kaj Germanujo. La koincido de la apero de tiu ĉi libro kaj la “teroristaj” murdoj en Parizo kompreneble grandigis la intereson pri romano kiu laŭdire temas pri la enpotenciĝo de islama partio. Tamen ŝajnas, ke la kerno de la romano ne estas tiu, sed, kiel en la raporto de Carrère, la tento de konvertiĝo.

*  Michel Houellebecq, Soumission, Flammarion, Parizo, 2015, 300 paĝoj, 21 eŭroj.

Sed kion signifas en tiuj ĉi du kazoj la konvertiĝo? Ĝi aperas surfone de deprima narcisismo aŭ eĉ de naŭzo pri si mem. Oni devas rekoni, ke tio estas komprenebla. Carrère seniluziiĝas pri si mem, la rakontisto de Houellebecq konscias, ke li estas sen ajna aspiro kaj inspiro, se ĝi ne estas seksa. Ili lacas esti tio, kio ili estas kaj ‒ la analizo fariĝas ĉe Houellebecq ‒ lacaj pri sia medio, kiun ili emas preni por la tuta mondo ‒ granda karakteriza trajto de la burĝaro, tiu konvinko ke ĝiaj animstatoj havas universalan valoron ... La serĉado de kredo, aŭ la emo enskribi sin en sistemon kun religiaj valoroj, klariĝas tiam per la deziro, kiel diras la rakontisto de Submetiĝo, “forigi la pezon de la individua ekzistado”, tiun malgajan donacon de la ateisma humanismo, la patro de nia demokratio. La konvertiĝo ebligas eliri el la etanimecoj de la individuismo kaj el la angoroj de la egoo, ĝi ebligas malfermiĝi al io pli vasta ol la memo, trovi la veran liberecon: “La submetiĝo al dogmo estas ago de plej supera libereco; la maniero doni sencon al nevivebla vivo”, skribas Carrère. Kaj Houellebecq eĥas: “La pinto de la homa feliĉo estas en la plej absoluta submetiĝo”, ĝuste tiu, kiu ebligos la kolektivan grandecon ...

Miriga aserto de bezono je “transcendo”, kiu hodiaŭ difiniĝas apenaŭ alie ol ligita kun religia sfero kaj kiun konfirmas en la librovendejoj la kreskanta nombro da eseoj pri Charles Péguy, Georges Bernanos aŭ Simone Weill. Tia bezono fortiĝas per tio, kio estas spertata kiel la absoluta “dekadenco” de civilizacio, kiu laŭdire anstataŭigis la senton pri sankteco per elektraj mastrumiloj ... Jen interpreto, kiun Oswald Spengler (1880-1936), la aŭtoro de la Pereo de la Okcidento, granda pensisto de la konservativa revolucio en Germanujo, ne malaprobus.

La sukceso de la libroj de Carrère kaj de Houellebecq ŝajnas atesti pri kreskanta proksimiĝo inter du polusoj tamen diverĝaj: romantika sentemo pli aŭ malpli liberecana, kiu ne povas kontentiĝi per la merkato kiel idealo, kaj deziro, sufiĉe karakteriza por la ekstremdekstro, de restarigo de la antaŭa ordo, prefere mezepoka, en kiu la animo estus pasia kaj la individuo partoprenanta en granda kolektiva kanto ... Verŝajne tiu kontraŭdira miksaĵo, vigle kontraŭraciisma kaj kun surda aspiro retrovi entuziasmon por la kolektivo, en la nuntempa etoso ankoraŭ ne diris sian lastan vorton.*

*  Vd pri la romano de Houellebecq la eseon de Lothar Peter: Michel Houellebecq: “Submetiĝo” - Ĉu socikritika romano?. -vl

Evelyne PIEILLER.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Submetiĝo” de Michel Houellebecq ‒ ĉu socikritika romano?

Enhavo

La ĉeffiguro, la mi-rakontisto Francisko [François], estas literatursciencisto ĉe la universitato de Parizo. Lia esplorintereso koncentriĝas al la franca verkisto Joris-Karl Huysmans (1848-1907), kiu dum la dua duono de la 19-a jarcento famiĝis unue kiel partiano de la naturalismo, poste kiel interpretisto de la “jarcentfina dekadenco”* per siaj romanoj amare kritikantaj la burĝan vivstilon, antaŭ ol li, malsana kaj seniluziiĝinta pri la vivo, serĉis en monaĥejo mildigon de siaj korpaj kaj animaj suferoj.

*  Ekzemplo por la estetika naŭzo de Huysmans antaŭ la mondo de la burĝa filistreco estas lia romano “Kontraŭflue” (“A rebourse”), verkita en 1884, en kiu li igas sian heroon, la aristokraton des Esseintes pensi la jenon: “Pli krime kaj pli fie ol la elmoŝtiĝinta nobelaro kaj la mizeriĝinta klerikaro, la burĝaro pruntis el tiuj sian frivolan lukson, sian kadukan fanfaronadon, kiujn ĝi per sia manko de vivarto ankoraŭ pli aĉigis. Ĝi ŝtelis al ili iliajn mankojn, kiujn ĝi transformis en hipokritajn malvirtojn; mastre kaj inside, fie kaj malkuraĝe, ĝi senkompate dispafis la eterne kaj nepre de ĝi trompatan plebon, de kiu ĝi mem forprenis la buŝumon kaj kiun ĝi estis dresinta salti al la malnovaj kastoj al la gorĝo.” (Joris-Karl Huysmans: Gegen den Strich, Ŝtutgarto, 1992, p. 248)

Huysmans, pri kiu Houellebecq ĉiam denove parolas, estas la alter ego de lia romanheroo Francisko, kiu esperas de sia esplorobjekto intuiciojn por solvi siajn proprajn problemojn; ĉar la ekzistado de Francisko ‒ li nomas ĝin mem “senĝoja” (109) ‒ estas premsonĝe malgaja. Li estas inter kvardek- kaj kvindek-jara, fraŭlo, nutras sin prefere per pretmanĝaĵoj el la mikroonda forno aŭ mendas ĉe la alporta servo, fumas kaj konsumas abunde da alkoholo. Li ne havas amikojn, la kontaktoj kun gekolegoj limiĝas al la kutimaj banalaj universitat-internaj aferoj. Liaj senperspektivaj seksaj aktivecoj, reduktitaj al instinkt-ekonomia forzorgado, kiujn Houellebecq priskribas kun sia sufiĉe konata drasteco, pelas Franciskon ĉiam pli profunde en statojn de interna agonio. La profesia ĉiutagaĵo de Francisko, plenumata maleme sen la plej eta pedagogia impeto, okazas antaŭ la fono de kreskantaj streĉitecoj inter islamanoj kaj dekstrulaj grupoj en Francujo de la jaro 2022, de Houellebecq anticipata, do fikcia. Ĉiam pli ofte atencoj kaj perfortaĵoj skuas la landon, super kiu la mallumaj nuboj de interna milito aperas. Envere Francisko estas ĝisoste senpolitika homo, sed ĉar li ĉiutage moviĝas en intelektaj-akademiaj rondoj, li tuŝiĝas kun la plej diversaj politikaj retorikoj, kiuj dominas la Francujon de la nuntempo anticipata en la romano. Tie okazis la ‒ por la leganto konsiderata el la hodiaŭa vidpunkto ‒ groteska, sed de la aŭtoro satire volita situacio, ke survojas politika alianco de la Socialista Partio (SP), burĝa-konservativa UMP* kaj vigle supreniranta partio de la (modera) “Frataro de la islamanoj”, kiu havas la unuan celon malebligi minacantan elekto-venkon de la Nacia Fronto (NF). Tra vastaj teksteroj de la libro temas pri diversaj aspektoj de tiu nova politika konstelacio kun argumentoj de ĝiaj poruloj aŭ kritikantoj. Parte oni havas la impreson, kvazaŭ temus ĉi tie pri politika eseo pli ol pri literatura prozo, sed tamen Houellebecq sukcesas integri la diversajn dimensiojn de la romano, do la subjektivan sperton de la heroo, la universitatan medion, la politikajn retorikojn de unuopaj agantoj kaj la nacian politikan situacion, kaj konservi ĝisfine la kurbon de streĉiteco. Francisko mem, malgraŭ la okazontaj drastaj ŝanĝoj en sia vivo, restas la tutan tempon pasiva. Lia pensado, kiam seksa frustro ne pelas lin, direktiĝas maksimume al tio, kio movis lian alter ego, do Joris-Karl Huysmans ‒ ankaŭ tiu ne spertis home kontentigan rilaton al virinoj ‒, kiam li decidis rifuĝi en monaĥejon antaŭ la obsedoj de la mondo.

*  UMP (Union pour un mouvement populaire [Unio por popola movado] estiĝis en la jaro 2002 kiel elekto-alianco de dekstre liberalaj, parte gaull-ismaj burĝaj partioj, por malebligi elekton de la kandidato de la Nacia Fronto, Jean-Marie Le Pen. Ekde 2002 la UMP estis la plimulta frakcio en la Nacia Asembleo kaj ekde 2007 kun Nicolas Sarkozy la partio de la ŝtatprezidanto. Dum la lastaj jaroj la partio estis profunde disopinia. Malgraŭ tio, Sarkozy sukcesis, fine de 2014, esti reelektita kiel prezidanto de la partio.

Post sponta vojaĝo al Rocamadour, fama pilgrima loko en Sudfrancujo, ‒ antaŭ la vojaĝo okazas pluraj interparoladoj kun konatuloj pri la danĝera politika situacio ‒, Francisko ekscias revene, ke la nova rektoro de la universitato Sorbono ‒ intertempe aĉetita de saud-araba petrol-ŝejko ‒ maldungis lin, tamen kun la samtempa opcio je grandanima pensio, se Francisko ne ricevos adekvatan dungon ĉe ŝtata, do laika, universitato. La maldungo ne aparte zorgigas lin, sed Francisko fine uzas ĝin, sekvante la spurojn de Huysmans, iri en benediktan abatejon de Ligugé, proksime de Poitiers, por tie fari sian solenan promeson kiel monaĥo. Sed ĉar li en sia ĉelo, algapata de “malamika ruĝa okuleto” (195) de la fumdetektilo ne rajtas fumi, li jam post malmultaj tagoj turnas la dorson al la monaĥejo. Ree en Parizo, li, la agnoskata fakulo pri la verkaro de Huysmans, ricevas de la eldonejo Gallimard la proponon en ties renoma serio de klasikuloj “Bibliothèque de la Pléiade”* eldoni la kompletan verkaron de Huysmans. Antaŭ ol decidi pri tiu propono, Francisko ekscias, ke la nova rektoro de la nun islama universitato Sorbonne, Robert Rediger, bedaŭras lian eksiĝon, sed volas inviti lin al interparolado, por doni al li la eblecon konservi sian profesoran postenon ĉe la Sorbonne, se li konvertiĝas al la islamo. La interparolado okazas. Metita antaŭ la demandon, konvertiĝi aŭ fini sian akademian karieron, Francisko ŝajnas ‒ kvankam la libro lasas la finon malfermita, sed ne lasas dubon pri tiu paŝo ‒ decidi por reveno al la Sorbonne kaj do konvertiĝi al islamo.

*  Tiu serio de klasikulo efektive ekzistas. Oni konsideras apartan honoron por verkisto aŭ sciencisto, se jam dum sia vivtempo aperas verkoj de ili en la “Bibliothèque de la Pléiade”. Tio okazis ekz-e al Paul Claudel, André Gide, Nathalie Sarraute, Marguerite Yourcenar kaj Claude Lévi-Strauss.
Ĉu islamismo aŭ katastrofo de la postmoderno?

Oni riproĉis al Houellebecq, pri “Submetiĝo” denove islamofobion. Sed ĉu tio trafas? Houellebecq desegnas la bildon de iom modera islamo, kiu, same kiel en la romano lia franca propagandisto Robert Rediger, aŭtoro de populara skribaĵo titolita “Dek demandoj pri islamo”, interparole kun Francisko diras, ke li pravigas nek ŝtonumadon nek cirkumcidon, apogas la liberigon de sklavoj, ĉesigis la rasan diskriminacion kaj emfazas la “egalecon de ĉiuj homoj antaŭ la kreinto” (242), sed, kiel eblas legi la aŭtoron inter la linioj, ne nepre inter la homoj. Tamen laŭ la opinio de Rediger tiu islamo tute ne vidas kontraŭdiron inter la principo de egaleco kaj la poligamio, ĉar tiu lasta estas kaŭzita biologie kaj progresigas la evoluon de la homa specio.

Ankaŭ sur politika nivelo la islamo prezentata de Rediger kaj de la gvidanto de la franca frataro de la islamanoj prezentiĝas vere adaptiĝema. Formale respektante la regulojn de la parlamentismo, ĝi enplektiĝas en ties ludon kaj agas tiel kiel ceteraj, ne islamaj agantoj kun la celo atingi per elektoj plimultojn. La jam menciita pinta kandidato de la islama frataro, Mohammed Ben Abbas, kiu tamen en la libro ne aperas mem, estas priskribata de konatulo de Francisko, de la edzo de kolegino kaj pli alta oficisto de la franca sekreta servo DGST*, kiel inteligenta kaj moderne pensanta. Ben Abbas estas, laŭ li, “entrepren-orientita”, sed tre precize scias, ke li ne povas atingi la potencon sen kultura hegemonio (132). Li havas nenion komunan kun islamaj teroristoj kaj antaŭurbaj marodistoj, male li konsideras ilin fuŝuloj. Anstataŭe li flegas kontaktojn kun influhavaj institucioj, ekz-e Vatikano, kaj donas al si la aŭreolon de advokato de la Tria Mondo.

*  La franca sekreta servo DGSI (Direction générale de la sécurité intérieure) reale ekzistas. Ĝi anstataŭis en la jaro 2014 la ĝistiaman DCRI, estas kiel tiu submetita al la ministrejo pri internaj aferoj kaj specialiĝinta pri kontraŭspionado, sed ankaŭ pri batalo kontraŭ terorismo kaj pri superrigardo de “danĝeraj grupoj”, organizaĵoj kaj sociaj fenomenoj (kp Björn Krumrey: Die Inlandsnachrichtendienste in Frankreich und Deutschland. Eine rechtsvergleichende Untersuchung [B. K.: La enlandaj sekretaj servoj en Francujo kaj Germanujo. Jurkompara esploraĵo], Ŝtutgarto, 2014.

Eĉ se gelegantoj ‒ kaj eble eĉ pro tute kontraŭaj kialoj ‒ rifuzas la bildon de la islamo skizitan de Houellebecq, ili ne povas aserti, ke li fifamigas la islamon. Li nek esprimas sin malestime pri la religia dogmaro de la Korano nek rifuzas ĝin kiel postrestintan aŭ ridindigas ĝiajn interpretistojn. Sed decida estas, ke ĉe Houellebecq esence tute ne temas pri la islamo. Se oni volus el “Submetiĝo” ellegi precipe polemikon kontraŭ la islamo, tiam oni komplete preteratentus la epokdiagnozan funkcion de la romano. La centra temo de Houellebecq ne estas imaga aŭ reala islamo, sed diskuto pri la memkompreno de la nuntempa okcidenta kulturo, pri ĝia novliberala ekonomiigo, pri ĝia morala relativismo kaj ĝia norma malstabiligo. Ĉiuj ĉi tri elementoj staras por Houellebecq en ne hazarda kunteksto, kies struktura bazo estas unuflanke la kapitalisma ekonomio kaj aliflanke patriarkismo. La teksteroj pri la islamo liveras nur la kontrastfolion por ‒ pliigite per same malvarma kiel morda ironio ‒ pli akre reliefigi la socian kaj kulturan dekadencon de modernaj okcidentaj socioj, por kiuj Francujo estas nur ekzemplo. Oni ne forgesu, ke la titolo de la libro estas “Submetiĝo” kaj ne ekz-e “La triumfo de islamo” aŭ simile.* Sed kiuj estas tiuj, kiuj submetiĝas, kaj al kiu ili submetiĝas?

*  Tradukite, “islamo” signifas ja “submetiĝo”, “dediĉemo”, “sindonemo” aŭ simile. (kp Heinz Halm, 2001: Der Islam. Geschichte und Gegenwart, Munkeno, 2-a eld., p. 7) kaj en tio la titolo ankaŭ ne estas hazarda, sed ĉe Houellebecq ĝi esprimas submetiĝon sub la imperativoj de la nuna okcidenta kulturo, en ĉiu rilato atakata, kiel skribis la fama socisciencisto Émile Durkheim, de la “mal de l’infini” (de la “malbono de la senmezureco”). La hegemonio de la islamo, kiun li literature fikciigas, estas nur la sekvo de la submetiĝo sub tiuj imperativoj de la okcidenta kulturo.

Al tiuj demandoj la ekzistada fiasko de Francisko donas same senimpresan kiom depriman respondon. Francisko kapitulacas antaŭ la konsummodelo de la manĝoservoj, markaj vestaĵoj kaj luksaj loĝejoj, antaŭ la pseŭdo-plurismo de la politika sistemo, la devigoj de individua memrilatiĝo kaj antaŭ ĉie ekzistanta patriarkeca seksismo. Sed lia vera dramo ne konsistas en tio, ke li ofensive identigas sin kun la fenomenoj de tiu mizera postmoderno kaj ĵetas sin en la ĝuaĵojn de la event- kaj amuz-socio, sed ke li maleme akceptas ĝin, sen kontraŭmeti ion al ĝi.

La fakto, ke Francisko staras sur perdita posteno, tion Houellebecq igas klara samtempe per la scienca kaj profesia situacio de sia protagonisto; ĉar Francisko estas per siaj Huysman-esploradoj fiksita al laborkampo, kiu el la nehaltigebla triumfo de la novaj komunikiloj kaj Interreto elfalas kiel akra anakronismo. Kun tiu intelekta marĝen-pozicio interrilatas la kompleta foresto de pedagogia moralo de lia instrua agado. Kion li prezentas en siaj seminarioj, kelkfoje antaŭ nur manpleno da ĉinaj studentinoj, kiuj per sia stipendio estas evidente devigataj al tio kaj kiuj sidas tie senmove, tio estas fantome malkuplita disde la nuntempaj realaj problemoj. Nur la okupiĝo pri lia literatura alter ego helpas al li, narcisisme rondiri ĉirkaŭ si mem. Tiel, Houellebecq kreis per Francisko figuron, kiu estas same nereala kiom reala kaj kiu literature deprime precizigas la nocion de la sintezo ‒ tipa por modernaj okcidentaj socioj ‒ de individua izoliteco kaj de sistema sugestado de senlima libereco.

Senelira sekseco

Francisko ja antaŭsupozas, ke io devas ekzisti kio transiras individuismon kaj egocentrismon por doni sencon al la homa vivo, sed li ne elspezas la forton por tiri el tio konsekvencojn. Anstataŭ rezigni je sia memdetrua vivmaniero, defendi sin kontraŭ la perfido de la scienca libereco aŭ engaĝiĝi en la batalo kontraŭ la fatala “sankta unio” de la tradiciaj partioj kun la pseŭdoliberala Frataro de Islamanoj, (konsekvencoj, kiujn Houellebecq ja ne atendas de sia heroo, sed kiujn pensi la aŭtoro ja ne malpermesas al la leganto), li serĉas elsaviĝon en ĉiam pli ofte fiaskantaj provoj de seksa kontentiĝo, fine eĉ ĉe tiel nomataj “akompanulinoj” (“escort-damoj”), do prostituitinoj. Ju pli vanaj estas liaj klopodoj, almenaŭ por mallongaj momentoj eskapi el la senespero per seksa nervtremego, des pli li estas reĵetita al si mem. Malsaniĝoj kiel haŭtfungoj, hemoroidoj kaj migreno kompletigas la frakasantan bildon de persona kadukiĝo.

Oni ofte atakis Houellebecq pro liaj naŭzaj seksaj scenoj. Oni asertas, ke tio, kion li skribas, estas pornografio. Kiu volas rilatigi tion ankaŭ al “Submetiĝo”, tiu pretervidas, ke tiuj scenoj ne estas memcelo por libide hejti la publikon kiel en pornografiaĵoj kaj per tio fari komercon, sed ke ili pli ĝuste havas la funkcion senmaskigi seksan konsumismon, kiu estas laŭdire la esprimo de rilato inter la sekso liberigita el ĉiaj moralaj trudoj, sed envere ĝisoste patriarkeca.* La patriarkeco estas por Houellebecq la decida ponto inter, ĉe la unua flanko, la senmoraliĝo de kulturo, kiu intertempe liveris la deklaron de definitiva bankroto al la hombildo estiĝinta el la klerismo, kaj ĉe la alia flanko la nova ordo de “milda” liberala islamismo. La senbrida seksismo de senkreditiĝinta postmoderno estas ‒ pri tio Houellebecq ne lasas ajnan dubon ‒ por la scenaro de nov-islamisma poligamio plej bone aliĝebla; ĉar en ambaŭ kazoj temas nur pri unu afero: pri la totala dispono de viroj super virinoj.

*  La fakto, ke Houellebecq ĉe tio ne moviĝas en senaera spaco de literatura fikcio, fariĝas ekzemplodona per la persono de la iama ministro, direktoro de la Internacia Mon-Fonduso kaj gvida membro de la Socialista Partio, Dominique Strauss-Kahn, kiu evidente kredis, ke per la rezervado de multekosta novjorka hotelloĝejo aĉetis samtempe la naturan rajton je seksaj servoj. Ŝajnas, ke li estis ankaŭ implikitaj en pluraj aliaj, prokurore enketitaj okazaĵoj, en kiuj uziĝis patriarkeca forto kontraŭ virinoj.

Apartenas al la plej groteskaj, sed ankaŭ plej perturbaj elementoj de la romano, ke ĝuste la principo de poligamio ‒ kaj nur ĝi ‒ instigas la mondrigarde komplete indiferentan, senpolitikan kaj eĉ ne al financaj avantaĝoj fiksitan Franciskon serioze pripensi konvertiĝon al la islamo, des pli ke Robert Rediger certigas al li ne nur la posedon de tri virinoj, sed ankaŭ ties seksan logon.

Kapitulaco de la politika klaso

Pasiveco, morala relativismo kaj patologia memreferenco de la romanheroo trovas sian adekvatan korelativon en la konduto de la politika klaso kaj de la ĝin servantaj intelektuloj. Inter tio, kio persone koncernas Franciskon, kaj tio, kion la agantoj sur la politika kaj intelekta scenejo de Francujo en la jaro 2022 faras, Houellebecq produktas negativan hermeneŭtikan cirklon, kiu fiksas la senperspektivecon de ĉia dezirinda evoluo de la socio. La tradicia skemo “maldekstra mezo” aŭ “dekstra mezo”, kiu stampis la Francujon de la 5-a respubliko jam de jardekoj, nun elĉerpiĝis.* Kun la islama frataro de Mohammed Ben Abbes ‒ la nomo Abbes memorigas ne hazarde pri la franca vorto abbé (pastro) ‒ aperis aganto, kiu aliordigas la tutan politikan scenejon. Evitante kontraŭjudismon kaj fundamentismajn frazojn, flegante “korajn rilatojn” (44) kun la juda komunumo kaj kreante densan reton de socialaj kaj kulturaj institucioj, kiuj, Houellebecq aldonas, memorigas pri la antaŭa modelo de la Komunista Partio, Ben Abbes proponas sin kiel savonton antaŭ la minacanta enpotenciĝo de la Nacia Fronto, kiu siavice spertas triumfan supreniron. Tamen celo de la malvarmeta, sed per tio des pli akra kritiko de Houellebecq estas unuavice nek la Frataro de la Islamanoj nek la Nacia Fronto de Marine Le Pen. Li celas pli ĝuste la politikan koruptecon, la oportunismon, la potencavidon kaj la kompletan senalternativecon de la establitaj francaj partioj kaj de ilia gvida personaro, kiuj ĝis nun determinis la sortojn de Francujo, do antaŭ ĉio la Socialista Partio (PS) kaj la burĝa-konservativa UMP. Ankaŭ Jean-Luc Mélenchon, reprezentanto de la “Front de gauche*, ricevas polemikan flankbaton, sen ke tamen klariĝas, kial (177). Per vere ŝprucanta sarkasmo Houellebecq pritraktas la pintan politikiston de la liberal-burĝa partio “Mouvement démocrate” (“Demokrata Movado”), François Bayrou, kiun li post la elektovenko de Ben Abbes igas fariĝi ĉefministro, ĉar li plej bone taŭgas por la posteno de ĉefministro sub la prezidanteco de Ben Abbes, pro sia trudiĝa sopiro je “alta ofico” kaj kun sia sensignifa humanismo. Pri Bayrou la homo de la sekreta servo Tanneur esprimiĝas jene: “Tio, kio faras Bayrou tiom unika kaj neanstataŭigebla, ... estas lia stulteco. Lia politika koncepto estis ĉiam limigita al lia persona deziro ĉiakaze okupi ‘altan oficon’, kiel oni tiel bele diras. Li neniam havis proprajn ideojn kaj ankaŭ ne ŝajnigis havi iajn; en tia mezuro tio estas ja tre malofta. Tio igas lin la ideala politikisto, kiu enkorpigas la humanismon, des pli ke li prenas sin por Henriko la 4-a kaj grandioza pacigisto en la dialogo de la religioj.” (131)

*  Por superrigardo al la socia kaj politika evoluo de Francujo en la 5-a respubliko, kp Jörg Requate, 2011: Frankreich seit 1945, Gotingo, speciale p. 41-60.
*  La “Front de gauche” (Maldekstra Fronto”) estas elekta alianco estiĝinta en 2008, portata de la “Parti de gauche” (Maldekstra Partio) kaj la PCF (Franca Komunista Partio). La “Front de gauche” kompareblas plurpunkte kun la germana partio “Die Linke” (“La Maldekstro”). Ĝia pinta kandidato Jean-Luc Mélenchon atingis ĉe la prezidant-elekto en 2012 ĉe la unua baloto 11 elcentojn de la voĉoj.

Dum Houellebecq tra la buŝo de Tanneur atestas al la UMP, ke per sia konservativa politiko pri edukado kaj restriktiga socialpolitiko ĝi troviĝas en kvazaŭ natura proksimeco al la Islama Frataro, li atribuas la alianciĝemon de la PS al ties abstrakta kontraŭrasismo malfavore al ĝia antaŭa laikisma orientiĝo, kaj al ĝia “multi-kulti”-afektado. Sen ajna dubo Houellebecq havas nenian simpation por la maldekstro, ankaŭ ne por la maldekstra tendenco ene de la PS. Kvankam oni ja ne devas konsenti en ĉiuj punktoj kun la konscie troigita prezentado de la politika situacio kaj de ĝiaj agantoj, tamen la tendenco de lia diagnozo konvinkas: la establitaj partioj ne volas nek povas kontraŭmeti al la ampleksa, ne nur ekonomia kaj politika, sed precipe ankaŭ kultura kaj morala krizo de la (franca) socio ian ajn kredindan alternativon. La Francujon sub la venka islama prezidanto Ben Abbes ‒ ja subtenata de UMP, PS kaj UDI* Houellebecq karakterizas kiel kapitalisman, patriarkecan kaj kontraŭlaikisman. La nun aperantaj kondiĉoj de la jaro 2022 distingiĝas disde la ĝistiamaj patriarkaj strukturoj en tio, ke poligamio estas oficiale repermesata, knabinoj kaj junaj virinoj limigitaj al dommastrumaj funkcioj kaj virinoj ĝenerale elŝovendaj el la profesia vivo. Helpe de la ĉadoro kaj de aliaj malemancipaj maskaĵoj sekseco estas nun privatigata por vira dominado, kie ĝi antaŭe estis publike surmerkatigata.

*  Apud la PS kaj la UMP aperas en la romano ankaŭ la UDI (Union des démocrates et indépendants [Unio de la demokratoj kaj sendependuloj], kiu estiĝis en la jaro 2012 precipe el fendaĵo de la UMP de Sarkozy. Ĝiaj pozicioj estas tiuj de la “mezo”, do liberala kaj por la Eŭropa Unio.

La nova kapitalismo de la erao Ben Abbes estas stampita de la “distribuismo”, ekonomia filozofio, kiun la nova prezidanto alproprigas al si, sen skrupulo pro tio, ke ĝi devenas el katolikaj pensistoj kiel Gilbert Keith Chesterton (1874-1936) kaj Hilaire Joseph Pierre Belloc (1870-1953) (178s). Kvankam la “distribuismo” de Ben Abbes prezentiĝas kiel “tria vojo” inter kapitalismo kaj komunismo, Houellebecq klare komprenigas, ke por la kapitalismo ĝi estas neniel timinda, ĉar ĝi ja favoras la retiriĝon de la ŝtato el la ekonomio anstataŭ la ŝtatan kontroladon kaj eĉ pli ĝian rezignon interveni en privatkapitalismajn proprietrilatojn. La “distribuismo” de Ben Abbes volas certigi al si politikan lojalecon de larĝaj sociaj tavoloj per tio, ke ĝi proponas al la sendependaj aktivuloj malpliigon de la impostoj kaj al junuloj la helpon ĉe fondado de firmaoj. Enmetita en la “novan socimodelon” estas tipo de familio, kiu kovriĝas samtempe per patriarkecaj islamaj ideoj kaj ankaŭ per la okcidenta modelo de ekonomie funkcianta “saĝa familio” (180). Ke la “distribuismo” estas fine nur ideologio kiu pravigas la scenaron de la jaro 2022, kiu ne nur ne tuŝas la kapitalisman privatan proprieton, sed eĉ eksplicite aprobas la polusiĝon de riĉeco kaj malriĉeco, tion konfirmas ankaŭ la buĝet-propono de la nova registaro, kiu volas rigore ŝrumpigi la ĝisnunajn ŝtatajn socialajn elspezojn (187). Kroman tendencon de la “submetiĝo” de la franca kulturo Houellebecq diagnozas en la forcedo de laikismo, kiu ĝis nun stampis Francujon kaj kiun la instituciaj politikaj agantoj senbatale forlasas por tralasi la socion al rekonkero fare de nova religia reĝimo.

Perfido de la intelektuloj

Kiam Houellebecq parolas pri la intelektuloj, li celas nur unu tipon, nome tiun, kiu disponigas sin al la regantaj elitoj. Alian tipon li ŝajnas ne koni ‒ grava deficito de la romano. Lia juĝo pri tiu tipo estas tamen neniiga. Ĉe tio troviĝas en la fokuso antaŭ ĉio unu aspekto: la konsterna adaptiĝkapablo kaj interŝanĝeblo de tio, kion intelektuloj pensas kaj propagandas.

En la ekzemplo de Robert Rediger, apud Francisko la certe plej grava romanfiguro, Houellebecq desegnas transformiĝ-procezon, kiu igas Rediger-on el certa ideologia pozicio transiri al absolute kontraŭa. Sed ambaŭ pozicioj identas en tio, ke ili servas al tendencoj kaj interesoj en la socio, kiuj firmigas kaj pravigas dominadon. Unue Rediger engaĝiĝis en la “identeca movado”, kiu en Francujo reale ekzistas. La “bloc identitaire”, kiel tiu tendenco en la realo nomiĝas, estiĝis dum la 2000-aj jaroj.* Ĝi estiĝis interalie el la dekstra grupiĝo “Unité radicale”, dissolvita en 2002 fare de la ministrejo pri internaj aferoj, kaj ĝi havas proksimume 2.000 membrojn kaj ekde 2009 partoprenas kiel politika partio okaze en la lokaj kaj regionaj elektoj. Kiel parto de la ekstremdekstra spektro la “Identeca Bloko” kontraŭas etnan kunfandiĝon kaj konstantan akuzadon de la eŭropaj popoloj. Ĝi batalas kontraŭ “materialismo” ‒ ĉe tio ĝi celas sintenon direktitan al materia posedaĵo kaj al konsumado ‒ kaj kontraŭ la tiel nomata uzurpado de la demokratio fare de oligarĥiaj aparatoj, ĉe kio financkapitalistaj agantoj, la komunikiloj kaj la sindikatoj, sendepende de iliaj malsamaj sociaj enhavoj kaj celoj estas metitaj en la saman poton. Rifuzante usonigon kaj islamigon, la Bloko samtempe asertas sian dislimiĝon disde la kontraŭjudismo. Elvokante valorojn de kampara vivmaniero, ĝi vidas sin kiel proparolanto de regionaj malplimultoj, sed ankaŭ de la “blankaj” ordinaruloj en la antaŭurboj de la urbaj centroj (“petits blancs de banlieue”). La prefero de la blankaj francoj antaŭ migruloj kaj homoj de alia haŭtkoloro same kiel la rifuzo de la emancipiĝo de la virino apartenas al la politikaj nepraĵoj de tiu Bloko. Sed Rediger forlasis tiun identecan movadon por transiri al la islamo. Tiu miriga ŝanĝo estas nur kun supraĵa rigardo ne klarigebla. Male, Houellebecq igas ĝin aperi kiel tute konsekvenca, per tio, aludante la historian filozofion de Arnold Toynbee, igas Rediger-on eldiri la tezon, ke la tradicia eŭropa kulturo ruiniĝis kaj el si mem jam ne havas la historian forton ĝisfunde renoviĝi. La kapablon por tio Rediger vidas jam nur en la vigle supreniranta islamo, kiu krome promesas en la senkondiĉa submetiĝo de la homo sub Dion la atingon de absoluta feliĉostato.

*  Kp Vikipedio “Bloc identitaire” en la franca (laŭ la stato de 2015-01-25).

Ankaŭ ĉi tie Houellebecq, memorigante pri la fifama sadisma romano “Historio de O.”*, malklarigas la limojn inter regado super virinoj en la eŭropa kulturo kaj la religia submet-sistemo de la islamo, tia, kia Rediger komprenas ĝin. Ĉar Rediger en sia versio de islamo festas dominadan ideologion, de kiu li esperas mem profiti kiel intelektulo same kiel patriarkece orientita viro, li transbordigas la balaston de malnov-eŭropa kulturnocio, kiu ŝajnas al li arkaiĝinta. Inter la antaŭa aparteno de Rediger al la identeca movado kaj lia nuna konvertiĝo al parte moderniĝinta islamo, la aŭtoro enkonstruis la epizodon de islama radikalismo, kiun la romanheroo intertempe forlasis. Tiu epizodo servas al Houellebecq por ilustri la senrespondecan transformiĝ-kapablon de intelektuloj kaj ankaŭ la ne hazardan komplican sintenon de ĵurnalistoj, kiuj prisilentas ekstremismajn aventurojn de eminentaj intelektuloj. Simile kiel ĉe iam ultramaldekstraj intelektuloj ‒ ĉi tie la aŭtoro pensas interalie evidente pri la “novaj filozofoj” (“nouveaux philosophes”)* ‒, al kiuj la glorado de Stalino, de Mao kaj de Pol Pot tute ne malutilis en ilia posta kariero, pro tio oni ankaŭ Rediger-on en lia impresa supreniro ne stumbligis super liaj antaŭaj perfort-islamismaj kontribuaĵoj.

*  La romano “Historio de O.” de Anne Declos aperis en 1954 en Parizo. Feministinoj vidis en la libro la produkton de en la realo vira aŭtoro.
*  Pri la evoluo de la “novaj filozofoj” de iam ultramaldekstraj kaj maŭismaj pozicioj al apologiuloj de la hodiaŭ regantaj elitoj en Francujo kp ekz-e miajn kontribuaĵojn “De la “Proletara Maldekstro” ĝis Sarkozy”, en: Z 70 (junio 2007), p. 22-35, kaj “La naskiĝo de la novliberalismo el la spirito de 1968”, en: / 74 (junio 2008), p. 93-94. Pri la paralela fenomeno en Germanujo kp la elstaran studaĵon de Frank Deppe “Ĉu imperia realismo? Germana ekstera politiko: Gvidpotenco en “nova respondeco”. Flugfolio”, Hamburgo, 2014 ĉiuj en la germana. -vl].
Konturoj de estonta hegemonio

Per la kruda kaj eĉ trudiĝema larĝeco prezentata mondrigardo de Rediger, Houellebecq priskribas tipajn pecojn de estonte hegemonia ideologio. La konturoj de “milda ŝario”, de kapitalismo purigita je ĉia ŝtata regulado, lojaleco de la loĝantaro al la nova aŭtoritateca ordo, trudita ja sen malkaŝa perforto, sed pro tio des pli lojala, kaj superformado de ĝia ideologio per biologiismaj, novdarvinismaj kaj niĉeaj pravigoj konsistigas ideologian sistemon de dominado, kiu volas purigi ĉiujn sociajn vivosektorojn je la putrintaj formoj de la nuna liberalismo. La alvenanta mondo de la “submetiĝo” devas fariĝi mondo sen homoj agantaj por superi la kapitalismon kaj la patriarkismon kaj kontraŭ obeigo de la komunikiloj, maldemokratiigo kaj malsolidarigo.. Tio, kion Rediger predikas, povos trudiĝi, ĉar al la figuro reprezenta por la malesperiga stato de la hodiaŭa socio, al Francisko, jam ne alpaŝas kontraŭulo, kiu volas ion esence alian ol la identiĝon kun socia malegaleco, kun malegaleco de la seksoj, rezigno pri raciaj diskutoj de sociaj problemsolvoj, kaj ekskludo de la loĝantaro el demokratiaj decidoj. Tio ‒ kaj ne ofte al li atribuata cinika propagando pro senlima morala defetismo kaj la rifuzo de homeco ‒ estas la esenca mesaĝo de Houellebecq, pri kiu trompiĝas nur tiuj, kiuj konfuzas lian ironian literaturan geston kun rifuzo de principoj de socia justeco, seksa egaleco kaj demokratio. Per tio ĉe la fino la demando estas ree respondita, kiu estis levita en la titolo de tiu ĉi kontribuaĵo.

Lothar PETER.

Elgermanigita en aprilo 2015 el: Lothar Peter: “Unterwerfung” von Michel Houellebecq ‒ ein gesellschaftskritischer Roman?, en: Z. Zeitschrift marxistische Erneuerung, n-ro 101, marto 2015. Tiu ĉi artikolo aperas ekster la respondeco de la pariza redaktejo de “Le Monde diplomatique”. -vl


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Libio: Intertraktado aŭ eksterlanda interveno, la najbaroj malsamopinias

“Ni nepre ne volas kuraĝigi ian ajn eksterlandan militan intervenon en Libio kaj eĉ malpli ĝin partopreni. Nia deziro estas helpi niajn libiajn fratojn trovi akordan terenon por solvi siajn konfliktojn. Agi male kreus ankoraŭ pli da malordo kaj endanĝerigus la estonton de tiu lando.” La diro estas klara kaj intence sennuanca. Laŭ tiu alĝeria alta diplomato, kiu petis anonimecon, Alĝerio intencas instigi kaj helpi ambaŭ libiajn rivalajn partiojn, tiun de Tripolo kaj tiun de Tobruk, daŭrigi la intertraktadon kondukitan sub la egido de la Unuiĝintaj Nacioj. Por Alĝero, s-ro Bernardino, speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj por Libio, eĉ estas “la homo de la situacio”. En 2011, la alĝeria registaro jam rifuzis subteni la aerarmean intervenon de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kontraŭ la reĝimo de Muamar Kadafi. Tio kaŭzis malamikan sintenon al ĝi, de granda parto de la thuwar (“revoluciuloj”), ĉu islamistoj aŭ apartenantaj nun al la ĉirkaŭo de la generalo Khalifa Haftar. Sed hodiaŭ, por la libianoj de ambaŭ tendaroj, Alĝero same kiel Tunizo estas konsiderataj kiel nemalhaveblaj partneroj por la serĉado de paca solvo.

Tio ankaŭ veras pri Rabato. Komence de marto, la maroka najbaro kaj rivalo akceptis, en la marborda urbo Sikhirat la nerektajn diskutojn inter la reprezentantoj de la registaro agnoskita de la okcidentaj ŝtatoj kaj tiuj de la Ĝenerala Nacia Kongreso (ĜNK) proksimaj de la islamista milico Aŭroro de Libio. Laŭ Asni Abidi, politikologo kaj instruanto en la ĝeneva universitato, “ekzistas komuneco de vidpunktoj inter Alĝero kaj Rabato por eviti novan intervenon de NATO en Libio. La riskoj rilataj al la regiona stabileco estas grandegaj”. Ŝajnas, ke tiu komuna pozicio estas hodiaŭ subtenata de pluraj landoj de Sahelo, konsciaj ke interveno de okcidentaj trupoj havus kiel konsekvencon amasan alvenon ĉe ili de aktivaj ĝihadistaj grupoj, kiuj troviĝas nun en Libio. La niĝera prezidanto Mahamadou Issoufou tamen esprimis malan opinion en decembro 2014: “Necesas milita interveno por ripari la damaĝojn ligitajn al la falo de Kadafi, aŭ ni havos Daech* ĉe nia pordo*.”

*  “Organizo de la Islama Ŝtato”, ankaŭ nomata Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio - jmc.
*  Jeune Afrique, Parizo, 29-a de decembro 2014.

En tiu kunteksto de regiona singardemo, Egiptujo elektis sian tendaron. Finance kaj milite subtenata de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj, en malpli alta grado, de Sauda Arabujo, la marŝalo Abdel Fattah Al-Sissi subtenas la generalon Haltar, samtempe riproĉante al Kataro armi iliajn malamikojn de ‘Aŭroro de Libio’. Uzinte sian militaviadon en atakoj kontraŭ islamistaj milicoj, aparte en Derna la 16-an de februaro, Egiptujo laŭdire preparas vastan ofensivon, kaze de malsukceso aŭ de suspendo de la interlibiaj intertraktadoj. Kaj, dum Usono malaprobas ĉian intervenon, multiĝas sindemandoj pri la intencoj de Francujo kaj ĝiaj eŭropaj partneroj, ĉefe Italujo kaj Britujo. Komence de 2015, la franca ministro pri eksterlandaj aferoj parolis pri “terorista centro” (hub en la angla) en Libio kaj petis de la Afrika Unio, la Unuiĝintaj Nacioj kaj la najbaraj landoj “ekpritrakti tiun ege aktualan sekurecan demandon.”*. Sed Francujo firme intencas hodiaŭ akceli “politikan solvon” kun starigo de registaro naci-unuiĝa, kiu kapablu pli efike organizi la lukton kontraŭ la teroristaj grupoj*. Tiu aliro enkonsideras tiom la alĝerian rifuzon milite engaĝiĝi, kiom la neeblon, por la franca armeo, malfermi novan fronton, dum la stabiliga operacio en Malio kaj la batalo kontraŭ la Organizo de la islama Ŝtato ŝajnas neproksimaj de sia fino.

*  “Jean-Yves Le Drian: “La militarisation du terrorisme exige une réponse militaire””, Le Journal du dimanche, Parizo, 28-a de decembro 2014.
*  Oficiala deklaro de la proparolanto de la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj, Parizo, 18-a de marto 2015.

Akram BELKAID


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nord-Koreujo invitas Ruslandon por helpi

Por sia unua vizito eksterlande, la gvidanto Kim Jong-un elektis Moskvon, kaj ne Pekinon. La proksimiĝo inter Nord-Koreujo kaj Ruslando povus ludi rolon en la regionaj ekvilibroj.

SINJORO Vladimir Putin estos certe la unua ŝtatestro kiu akceptas s-ron Kim Jong-un, invitita al la ceremonioj de la sepdeka datreveno de la venko de Ruslando super la naziismo, venontan 9-an de majo. Tiu vojaĝo eksterlanden, la unua de kiam li postsekvis sian patron en decembro 2011, donos al la nordkorea gvidanto la okazon renkonti ceterajn ŝtatestrojn kaj ĉefministrojn kaj devus marki lian oficialan eniron en la internacia scenejo. La vizito antaŭ ĉio konfirmos la rapidan proksimiĝon inter la Demokratia Popolrespubliko Koreujo (DPRK) kaj Ruslando.

Moskvo, ĝenata de la Okcidento per la internaciaj sankcioj sekve al la konflikto en Ukrainujo kaj la anekso de Krimeo, returniĝas orienten, fortigas siajn rilatojn kun Ĉinujo kaj remalkovras la strategian pezon de la DPRK en la regionaj ekvilibroj (punkto, en kiu renkontiĝas la usonaj, ĉinaj, sud-koreaj kaj japanaj interesoj.* Pjongjango siavice provas diversigi siajn partnerojn.

*  Kp Isabelle Facon: “La complexe quête asiatique de la Russie”, en “Poudrières asiatiques”, Maniére de voir, n-ro 139, aktuale en la kioskoj.

En Pocdamo, en julio 1945, Usono kaj la USSR decidis ke la korea duoninsulo, tiam japana kolonio, estu provizore dividita en du okupadajn zonojn. Tiu divido estis fakte konfirmita per la starigo de du disaj ŝtatoj en 1948. En la nordo instaliĝis, sub moskva kuratoreco, reĝimo simila al la popoldemokratioj en orienta Eŭropo. En junio 1950, Jozefo Stalino fine donis verdan lumon al invado de la Sudo fare de la Nordo; sed, post la interveno de la fortoj de la Unuiĝintaj Nacioj sub usona komando, Ĉinujo pli ol la USSR alportis sian subtenon al Pjongjango kaj intervenis milite en la duoninsulo. Poste, post eksigo de porĉinaj kaj porsovetiaj membroj el la reganta partio kaj ĵonglante per la ĉina-sovetia rivaleco en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, la DPRK faris lertan politikon de ekvilibro inter siaj du “socialistaj” mentoroj por akiri agospacon. Sen esperi reveni al tiu sistemo de kontraŭpezo, ĝi celas hodiaŭ malstriktigi la politikan kaj antaŭ ĉio ekonomian premon de Ĉinujo, kiu baras ĝian impetan postulon je sendependeco.

Tiu serĉado de novaj partneroj fariĝis des pli necesa, ke post la enpotenciĝo de la prezidanto Xi Jinping, Ĉinujo ne kaŝas sian incitecon pri la nordkorea reĝimo. Pjongjango lanĉis sin en politikon de logado al Ruslando, speciale dum la ceremonioj de la sesdeka datreveno de la fino de la korea milito, en julio 1913, kiuj estis stampitaj de omaĝo al la USSR pro ties subteno kaj de reaserto de la amikeco “de generacio al generacio” inter la du landoj.

TUJ POST la kolapso de la USSR (1991), Moskvo senindulge ĉesigis la privilegiajn rilatojn de “frataj landoj” kaj postulis la pagon, je merkataj prezoj, de siaj eksportoj de bazaj produktoj por fabriki sterkaĵojn kaj de energio; postuloj, kiujn la DPRK ne povis plenumi kaj kiuj estis unu el la faktoroj kiuj kaŭzis la ekonomian kolapson kaj la malsatmizeron en la dua parto de la 1990-aj jaroj. Komence de la sekva jardeko, sub la gvido de s-ro Putin, Moskvo reaktivigis siajn rilatojn kun Pjongjango: subskribo en februaro 2000 de nova amikec-traktato, vizito de la rusa prezidanto en la nordkorea ĉefurbo. Kim Jong-il sekvajare vojaĝis al Moskvo kaj renkontis la prezidanton Dmitri Medvedev en Ulan-Ude (Siberio) en 2011.

Tiam oni lanĉis du grandajn projektojn: gasodukton de la rusaj kuŝejoj ĝis Sud-Koreujo tra la DPRK; fervojon inter Kazano ĝis la rusa landlimo, kaj la nord-korea speciala ekonomia zono de Rasono, kun la perspektivo ligi la sudkorean fervojreton kun la transsiberia fervojo ‒ tiu ligo mallongigus du-trione la distancon de vartransporto tra la sueza kanalo.

La unua etapo de la fervojprojekto estis realigita en septembro 2013: refunkciigo, per rusa financado (340 milionoj da dolaroj) de la kvindek kvar fervoj-kilometroj, kiu ebligas al Ruslando uzi la havenon de Rasono kiel kestego-havenon kaj tiel malhelpi la troŝarĝiĝon de la haveno de Vladivostoko. Moskvo intencas engaĝiĝi en la minej-sektoron kaj, por faciligi ties ekspluatadon, modernigi preskaŭ la duonon de la nordkorea fervojreto, do sep mil kilometrojn entute.

La gasodukto kaj la “transkorea” fervojo postulas konsiderindajn investojn kaj kreas kompleksajn sekurec-demandojn por Seulo. Ĝis nun Sud-Koreujo ne konsentis pri la projekto, sed ĝi ja interesiĝas pri ĝi. Pri tio atestas la partopreno de reprezentantoj de Korail, la sudkorea ŝtata fervojkompanio, en internacia konferenco pri transportoj inter Eŭropo kaj Azio okazinta en Pjongjango en aprilo 2014. Korail, la ferindustria firmao Posco kaj la transmar-komerca kompanio de la grupo Hyundai eĉ akiris la duonon de la rusaj partoj en la komuna rusa-nordkorea entrepreno, kiu mastrumas la fervojon inter Kazano kaj Rasono. Tamen tiuj projektoj povus realiĝi nur post mildiĝo de la streĉitecoj inter la du Koreujoj.

Kiel gesto de bona volo, Ruslando en aprilo 2014 nuligis 90 elcentojn de la nordkorea ŝuldo (10,9 miliardoj da dolaroj) farita dum la sovetia periodo; la restantaj dek elcentoj estas destinitaj al financado de la energiprojektoj en la DPRK. La du partneroj decidis uzi la rublon por siaj duflankaj interŝanĝoj por malaltigi la dependecon de la dolaro. Tiuj interŝanĝoj, ja modestaj (100 milionoj da dolaroj en 2013) povus dekobliĝi ĝis 2020. Post 2013 Ruslando eksportis petrolon en la valoro de 36 milionoj da dolaroj (+ 58,5 elcentoj kompare kun la antaŭa jaro).

MOSKVO havas nek la rimedojn nek la ambicion anstataŭi Ĉinujon kiel precipan partneron de la DPRK. Sed ĝia reveno kiel influa aganto sur la korea ŝaktabulo povus havi konsekvencojn por la monda la strategia ludo, ĉar ĝi donas al la Kremlo kroman karton en sia alfrontiĝo kun Vaŝingtono. Favora al atoma malarmado per dialogo, Ruslando kune kun Ĉinujo kontraŭagas rezoluciojn, kiuj povus meti Pjongjangon en preman situacion: same kiel Pekino, Moskvo volas konservi la stabilecon en la duoninsulo.

La nordkorea dosiero restas unu el la tre malmultaj terenoj, en kiu Ruslando kaj Usono samopinias, postulante la atoman malarmadon de la DPRK kaj la respekton de la traktato pri nedisvastigo. Moskvo tenis sian agadon sur malalta nivelo en la sesopaj multflankaj intertraktadoj (Ĉinujo, la du Koreujoj, Usono, Japanujo kaj Ruslando) pri tiu demando kaj lasis al Pekino la rolon defendi la DPRK. Sed Moskvo tamen plurfoje ludis rolon de peranto (nome en 2007 en la afero de la banko Delta Asia de Makao, akuzita de Vaŝingtono blankigi monon por Pjongjango). Ruslando, celo de la usonaj kaj eŭropaj sankcioj, povus pli proksimiĝi al la ĉina pozicio* kaj pli decide kontraŭi al la izolado de la DPRK farata de Vaŝingtono por devigi ĝin rezigni pri siaj atomaj ambicioj.

*  Gregory Toloraya: “A tale of two peninsulas: How will the Crimean crisis affect Korea?” 13-an de marto 2014, http://38north.org.

Philippe PONS.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ribela junularo de Senegalo vekas Okcidentan Afrikon

Frapi sur kava mondo por ĝin resonigi

De la 14-a ĝis la 16-a de marto, kvin junaj senegalanoj de la movado “Y en a marre” (YEAM) (“ni ne povas elteni plu”) estis malliberigitaj en Kinŝaso, kie ili venis por antaŭenigi la demokration. Elpelitaj, ili hejmeniris en Senegalon, de kie YEAM agitas la politikan vivon de 2011 kaj inspiras la najbarajn landojn, de Burkino ĝis Niĝerio.

UNIVERSITATO Cheikh-Anta-Diop de Dakaro, vendredon la 13-an de februaro, 16 -a horo. Ĉiu estas invitata preĝi, kaj poste kanti la nacian himnon de Senegalo. Tio estas la establita ritaro de ĉiu konferenco organizita de la movado Y en a marre (YEAM). Sub blanka tendo, studentoj kaj instruistoj diskutas pri la manifestacioj, kiuj agitas la vastan universitatan areon depost la morto en aŭgusto 2014 de la juna Abdou Bassirou Faye dum tumultetoj kontraŭ la polico. La junuloj postulas la pagon de siaj stipendioj kaj plibonigon de la studkondiĉoj. Kampfajroj, manifestacioj, provokoj, subpremo... Tro da perfortaĵoj. “Necesas ŝanĝi la agadmetodojn!”, insistas s-ro Babacar Mbaye Diop, profesoro pri filozofio. Tiu tridekjarulo, kiu partoprenis la studentajn movadojn de la 2000-aj jaroj, sidas inter la podiaj debatantoj. Antaŭ ol aŭskulti la demandojn de la multnombra publiko, la kvin repkantistoj de la grupo Hip-hop-Campus 2H ekprenas la mikrofonojn: “Ni parolos pri la situacio, sed niamaniere...” Komprenu: laŭritme de iliaj punchlines*. Iliaj t-ĉemizoj surhavas la simbolon de la movado.

*  Ŝokfrazoj, en la repkantoj.

Fundamente neperforta, venanta el la hiphopa mondo, YEAM distingis sin okaze de la prezidant-elekto de 2012, instigante la junularon de la suburboj de la senegala ĉefurbo partopreni la voĉdonadon por “forte influi la baloton”. En sia celdeklaro, YEAM tiam alvokas al naskiĝo de “nova tipo de senegalanoj” bazo de “Respubliko de civitanoj”.

YEAM naskiĝis la morgaŭon de la renverso de la tunizia prezidanto Zine El-Abidine Ben Ali, la 15-an de januaro 2011. “Tio estis signo, ke ĉio eblas”, rakontas s-ro Fadel Barro, 36-jara, unu el la fondintoj. La 23-an de junio 2011, la movado ekricevas, post pluraj tagoj da manifestacioj, la retirado de la projekto de konstitucia revizio proponita de la prezidanto Abdoulaye Wade, konsiderata de la loĝantaro kiel manovro por enpostenigi sian filon Karim. “Tiu agado ne celis la multekoston de la prezoj, sed luktis por libereco. Kiam la mondo sonas kave, necesas ĝin frapi por ĝin resonigi. Jen kion faris YEAM: veki nian penson, akutigi niajn ekkonsciiĝojn”, resumas Soro Diop, ĵurnalisto proksima de la movado, kiu partoprenas tiun konferencon.

S-ro Barro volonte surhavas la saman kapveston kiel Amilcar Cabral, heroo de la sendependeco de la najbara Kaboverdo kaj figuro de tutafrikanismo. Tiu tradicia teksita kapvesto fariĝis la simbolo de la kuraĝo kaj engaĝiĝo de la revoluciulo. “Kiam li sukcesis konkeri etan spacon, Cabral tuj konstruis tie lernejon kaj sanigejon. Por ni, li estas ekzemplo. Sed atentu, ni estas nek marksistoj, nek liberaluloj. Ni serĉas moralajn valorojn, kaj do homojn, kiuj portis tiujn esperojn. Necesas adapti iliajn pensojn al nia realeco. La maldekstro malsukcesis en Afriko, ĉar ĝi estis senliga al la tereno.”

“Ni estas nifo en la politika pejzaĝo

Inter la fondaj principoj de YEAM cetere estas rifuzo de ĉia partopreno en la politika ludo. Al tiuj, kiuj opinias, ke la movado estas tial malmulte komprenebla, s-ro Barro respondas, ke li laboras en profundeco. “Iuj riproĉas al ni, ke ni ne eniris politikon, aliaj opinias, ke nia loko estas eterne surstrata. Persone, mi opinias, ke estas tempo por malkonstrui, kaj tempo por rekonstrui. Ĉe la venontaj elektoj, ni ne eniros unu el la du politikaj blokoj. Ni desegnos nian linion kaj provos integrigi tiujn, kiuj similas al ni. Ni jam teoriigis la tipon de deputito, kiun ni deziras: tiu, kiu ne respondas al la komandoj de sia partio, sed al la postuloj de la popolo. Ni estas nifo (ne identigita fluganta objekto) en la pejzaĝo: oni identigas nin nek al la klasikaj strukturoj de la civila socio, nek al la politikaj partioj.”

En tiu streĉa socia klimato, la proceso pro korupto de s-ro Karim Wade estas sur la ĉefpaĝoj de gazetoj. La filo de la la eksprezidanto estas akuzata pri defraŭdo de mono destinita al la pintkunveno de la Organizaĵo de la Islama Konferenco okazinta en 2008 en Dakaro. Tamen, la nova ŝtatestro s-ro Macky Sall, ne vere ŝanĝis la aferojn. Ĉe la sidejo de YEAM — la malnova triĉambra apartamento de s-ro Barro, en la kvartalo les Parcelles-Assainies, malproksime de la urbocentro-, la aktivuloj do restas singardaj. “La movado estas pli kontraŭ la “maljunulo” ol por lia konkuranto. Ni estas gardostarantoj por ĉiuj loĝantoj de la kvartaloj. Nia bazo estas la strato” , resumas Pidi Nef, unu el la repistoj de la grupo Fuk’n’Kuk, kiu partoprenas en la movado. Sur la muroj pendas fotoj de la manifestacioj de 2011, de la interveno okaze de la inundoj kiuj damaĝis la nordajn kvartalojn de la ĉefurbo en 2012, de la renkontiĝo kun s -ro Barack Obama dum lia vizito al Senegalo en 2013.

Malal Almamy Talla, konata sub la kromnomo “malsana frenezulo”, tre rapide aliĝis al la “nobla afero” de YEAM. Li estas ties priarta direktoro. Por tiu repkantisto, kiu konigis sin jam en la 1990-aj jaroj kun la grupo Bat ‘Haillons Blind-D, “Ni ne devas lasi la terenon nur al politikistoj. Ili ne estas la plimulto. Sed ni, ni devas atingi la “kritan mason”, tiel ke ni povu preme influi”. Ni volas interesigi la loĝantarojn al la mekanismoj de decido, sed ankaŭ ŝanĝi la ĉiutagan vivon, aparte en la “forgesitaj kvartaloj”. Oni taksas ke estas proksimume kvar cent lokaj ĉeloj, nomataj “spiritoj”, de YEAM en la tuta Senegalo. “Trovi alternativajn respondojn”, “partoprenigi la homojn en la serĉado de la komuna bonaĵo”, estas inter la labor-aksoj de la G Hip-hop, kultura centro establita en Guédiawaye, suburbo de la ĉefurbo, multloĝata kaj malbon-fama, kie la aktivuloj kunvenas. La junularo inventis sian frapfrazon: “Ni rifuzas esti pasiva pezaĵo, ni estas rimedo.” Tio havas sencon: 60% de la senlaboruloj havas inter 15 kaj 34 jarojn*.

*  Laŭ la Nacia agentejo por statistiko ka demografio, kiu taksis je 25% la nacian senlabor-kvoton en 2013.

Fronte al la urba stadiono, la aktivuloj purigis “sen helpo de iu ajn” malnovan rubejon. Poste ili serĉis subtenojn, kaj unue tiun de la societo Eiffage, kiu financis per pli ol 30 milionoj da afrikaj frankoj (45.000 eŭroj) la konstruon de subĉiela scenejo, etan registro-studion, kafejon kie YEAM deziras gvidi kuir-metiejojn... Ili ankaŭ komencis instali rubujojn (tro maloftajn en Senegalo), reuzante por tio malnovajn pneŭojn, en la najbaraj stratoj. “Ni starigis observejojn de la “bona mastrumado” en la dekkvar regionoj de la lando, por krei kontrol-mekanismojn. Temas pri religi la civitanojn kun la politika afero.” Malsana frenezulo ankaŭ laboras pri reensociigo de junaj eksmalliberuloj.

De pli ol dudek jaroj, la senegala hiphopo parolas por la ekskluditoj de la klana sistemo, kiu dominas la landon, de la albumo Prezidantoj de Afriko, de la kantisto Didier Awadi, ĝis La publika opinio, de la grupo Keur Gui, kies gvidanto Thiat estas unu el la fondintoj de YEAM.“Hodiaŭ, Macky Sall pli timas la hiphop-movadon ol la aliajn politikajn partiojn. La ŝanĝo devas veni demalsupre”, asertas la repisto Matador. Kvankam ne aliĝanta al ĝi, li subtenas YEAM, kies pragmatan logikon li kundividas: jam en 2006 li kreis Africullturban, ejon dediĉitan al la hiphop-kulturo, kiu proponas informojn kaj metilernadon al la junularo de Pikine.

La movado etendiĝas... en la subregiono

Pli ol tri mil rep-grupoj laŭdire aktivas en la lando, inspirante alvokiĝojn fariĝi mem aktivisto”, laŭ la esprimo de Hamadou Fall Ba. Asociita al Matador, tiu ĉi okupiĝas pri la Festivalo Festa2H, kiu relajsas tiun muzikan tendencon, kies historia epicentro estas Dakaro. “Ni formis niajn proprajn laborantojn: la junulojn de la kvartalo. Ĉio estas konstruota: ne estas universitato, kvankam pli ol du milionoj da homoj vivas inter Pikine kaj Guédiawaye! Ĉiutagaĵo estas: amas-senlaboreco kaj malsekureco.” Malgraŭ la neplenumitaj deziroj, malgraŭ la limoj, ĉiuj sentas sin “YEAM-istoj” . “Simple, la revolucio estas luksa objekto, opinias Fall Ba, kaj mi ne certas ĉu ni estas sufiĉe riĉaj. Tio postulas strebon al informiĝo, certan eduknivelon. Kaj ne estas nia laboro gvidi la landon. Ni, nia tasko estas memorigi ĉiujn, kiam la politikistoj forgesas. Sed ni ne mensogu al ni mem: la plejmulto de la repistoj neniam legis libron de Frantz Fanon aŭ de Makiavelo. Ekzistas homoj pli bone ekipitaj ol ni por alfronti tiajn demandojn.”

Jes ja, sed YEAM influas la senegalan politikan vivon kaj inspiris naskon de similaj grupoj en la subregiono, kun junuloj de Ebura Bordo, Togo — kie la movado “Etiamé” (“Yen a marre” en fon* radikiĝas-, “la Sofa* de la Respubliko” en Malio, “Y en a marre comme ça” en Gabono, “Ne tuŝu mian naciecon” en Maŭritanio. Sen forgesi “Le balai citoyen” (la civitana balailo), kiu forpelis el la regposteno la prezidanton de Burkino Blaise Compaoré en oktobro 2014.

*  Interetna /vehikla lingvo uzata precipe en Togo kaj Benino.
*  Sofa = profesiaj soldatoj de Samory Touré, la imperiestro, kiu dum la 19-a jarcento plej efike batalis kontraŭ la francaj koloniantoj — jmc.

Jacques DENIS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Niĝerio la retanoj laŭte aŭdiĝas

En lando kiu, kiel Niĝerio, enhavas sesdek kvin milionojn da retanoj, ne maloftas agitado en la sociaj retoj. Kiel en tiu sabato 7-a de februaro, ĉirkaŭ tagmezo, kiam la Interreto relajsis novaĵon transdonitan de la Reuters-agentejo el Dakaro (Senegalo): planitaj por okazi la 22-an de februaro, la prezidantaj kaj parlamentaj elektoj, kiuj resumiĝas je duelo inter la eliranta prezidanto, s-ro Goodluck Jonathan, kaj la emerita generalo kaj eksa diktatoro Muhammadu Buhari, estas prokrastataj ĝis la 28-a de marto. La sendependa nacia balot-komisiono taksas, ke la armeo, okupita de sia lukto kontraŭ Boko Haram en la nordo de la lando*, ne kapablas certigi la sekurecon de la baloto. “De tiu prokrasto, konfidas la kantistino kaj aktivulino Aduke Ayobamideke Aladekomo, mi komencas timi. Pli kaj pli perfortemaj mesaĝoj invadas la sociajn retojn.”

*  Vd Rodrigue Nana Ngassam, “Le Cameroun sous la menace de Boko Haram”, Le Monde diplomatique, januaro 2015.

Sed la jaro 2012 estas ŝanĝopunkto. Niĝerion trairis la plej granda ondo de kontestado depost ĝia sendependiĝo, en 1960. Ĝin ekigis la subita duobliĝo de la benzin-prezo ĉe la pumpiloj, post la registara decido forigi la subvenciojn al brulaĵoj. Komence de januaro 2012, Aduke registras Hear the Voice*, kanzonon dediĉitan al “tiuj, kiuj ne povas esprimiĝi, al la nevidebluloj, tiuj kiuj travivas egan malriĉecon”. Tiu kanzono, kies filmeto estas filmita dum la manifestacioj, fariĝas la himno de la junaj manifestaciantoj. Dum semajno, ilian koleron akompanas centmiloj da homoj, ŝtatfunkciuloj kaj laboristoj miksitaj, senlaboruloj kaj dungitoj el la privata sektoro, religiaj organizaĵoj pentekostismaj kaj islamaj, aktoroj el Nollywood* kaj “laŭt-paroliloj” de la urbaj muzikoj. En 2014 la forta devaluto de la naira kontribuas ankoraŭ pli multkostigi la importatajn ĉiutage necesajn produktojn. El loĝantaro de cent sesdek milionoj da niĝerianoj, sesdek kvar milionoj havas inter dek kvin kaj tridek kvar jarojn kaj du trionoj el ili estas senlaboruloj*.

*  La klipo videblas surrete.
*  Nomo donita al la kinoindustrio de Niĝerio, reference al Hollywood.
*  Tunji Akande, “Youth unemployment in Nigeria: A situation analysis”, Brookings, 23-a de septembro 2014.

Aduke dividas sian tempon inter sia eta entrepreno, kie ŝi fabrikas T-ĉemizojn, kaj la komponado de sia muziko. Ŝia lasta koncerto, la 25-an de februaro, estis organizita ĉe Freedom Park en Lagoso profite al Enough is Enough (“Sufiĉas!” en la angla). Tiu organizo estas gvidata de s-ro Yemi Adamolekun. Kreita en 2010, ĝi kunigas la junulajn movadojn, kiuj luktas por plibonigo de la vivkondiĉojn kaj kontraŭ korupto. La koalicio alvokas ilin iri voĉdoni kaj kalkulas pri la sociaj retoj, kiel proklamas ĝia retejo (http://eie.ng), por trafi la maksimumon el ili. En 2014, dek unu milionoj da niĝerianoj estis enskribitaj ĉe Vizaĝlibro (Facebook) kaj preskaŭ ses milionoj aktivis ĉe Tvitero (Twitter)*. Enough is Enough ricevas multajn eksterajn subtenojn, notinde tiun de la reto Open Society Foundations, de la usona miliardulo George Soros.

*  Christopher Akor, “From subalterns to independent actors? Youth, social media and the fuel subsidy protests of January 2012 in Nigeria”, Codesria, http://codesria.org

En 2012, post kiam la prezidanto Jonathan fine konsentis malaltigi la prezon de benzino, la du ĉefaj sindikataj centraloj, la Nigeria Labour Congress kaj la Trades Union Congress, anoncis suspendon de la manifestacioj. Liceanoj kaj studentoj unue prikonsideris daŭrigi la movadon, antaŭ ol rezigni. La polica subpremo kaŭzis morton de dek kvin homoj, inter kiuj Mustafa Muydeen, 23-jarulo, fariĝinta la simbolo de mistraktita junularo. Kio ajn okazos estonte, ŝajnas, ke la “silenta generacio” ne plu silentos.

Alain VICKY


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Civitana balaado en Burkina Faso

Neperforta, vivigita de junuloj, “La Civitana Balailo” instigas la burkinanojn engaĝiĝi. En oktobro 2014, ĝi ludis grave decidan rolon por la faligo de la prezidanto Blaise Compaoré.

“Estas tro facile ludi ribelulon en kanzonfilmetoj, sed sen engaĝiĝi kiam prezentiĝas konkreta okazo plibonigi la situacion de la lando, martelas la repisto Serge Bambara, alinome Smockey. Ni ne havis alian elekteblecon ol engaĝiĝi, ĉar la homoj, la publiko mem, petis nin paroli ilianome.” Tiu 43-jara muzikisto, aŭtoro de pluraj tre famaj kanzonoj mallaŭdantaj la politikan korupton en Afriko*, esprimiĝas per “ni”, ĉar li ja ne estas sola. Kune kun la rege-kantisto Sams’K Le Jah, li fondis la asocion “La Civitana Balailo” en 2013. Tiu kolektivo ludis kernan rolon okaze de la manifestacioj, kiuj rezultigis la demision de la prezidanto de Burkina Faso, s-ro Blaise Compaoré, la 31-an de oktobro 2014, post 27 jaroj da regado*.

*  Votez pour moi (Voĉdonu por mi), disponebla sur la samnoma albumeto (extended play) (kvar titoloj) (Abazon, 2005), kaj A qui profite le crime? (al kiu profitas la krimo?), unuopaĵo (single) (Abazon, 2007).
*  Vd. Anne Frintz, “La burkina junularo ŝancelas la “Francafrikon””, Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2014.

“Nia nombro estas nia forto” estas unu el la plej konataj frapfrazoj de la organizo. Kvankam ne eblas precize nombri ĝiajn membrojn, La Civitana Balailo enhavas sesdek klubojn en la ĉefurbo Uagaduguo kaj kvardek aliajn dismetitajn sur la tuta nacia teritorio. Klubo devas havi minimume dek membrojn por esti agnoskita kiel Civitano balaisto. Elektita de ĝenerala jarkunveno, la nacia kunordigantaro enhavas 13 membrojn, inter kiuj troviĝas triaciklaj studentoj, komercistoj, tri muzikistoj, du ĵurnalistoj kaj unu advokato.

Starigita por lukti kontraŭ la malbonuzo de povo fare de s-ro Compaoré, “La Civitana Balailo” deponas siajn statutojn en junio 2013. La advokato Guy Hervé Kam, 43-jara, redaktis ĝian ĉarton. Tiu eksa juĝisto estas ja konata de la aktivulaj rondoj, ĉar li jam, kiel respondeculo de la Centro por la justica etiko (CJE), lanĉis peticion celantan igi neatakebla la faman artikolon 37-an de la Konstitucio, kiu limigas je du la nombron de prezidantaj mandatoj. Lia ĉeesto flanke de la muzikistoj plifortigas la kredindecon de la asocio. Krome, liaj kompetentoj pri intertraktado montriĝas valoregaj post la falo de s-ro Compaoré, kiam La Civitana Balailo ricevas la rolon de mediacianto inter la militistoj (tre influaj en la povo-rondoj), la politika opozicio kaj la loĝantaro.

Fine de oktobro, post pluraj tagoj da popolribeloj, la lando troviĝas rande de ĥaoso. “Ni petis, ke la militistoj elektu unusolan respondeculon, kapablan certigi la transir-periodon, kiu malfermiĝis post la demisio de la prezidanto. Ni engaĝiĝis, se tiu persono estas unuanime rekonata de la armeo, subteni lin por certigi la stabilecon de la lando, ĉar la plej grava por ni restas la sekureco de homoj kaj havaĵoj”, rakontas s-ro Kam. La militistoj elektis la generalon Yacouba Isaac Zida, kiu estis iam kunbatalanto de la eksa prezidanto. “Ni tiam postulis, ke li faru neniun decidon sen la konsento de la politikaj partioj kaj de la asocioj. Ni deziris, ke ĉiuj sidu ĉirkaŭ tablo por organizi la transiron, sed la politikaj partioj rifuzis.” Pluraj partioj eĉ organizas marŝojn tra la stratoj, la 2-an de novembro, kreskigante la konfuzon. Alfrontiĝoj okazas kaj pafoj aŭdiĝas en la ĉefurbo, mortigante du civilulojn. Fine, kompromiso estas trovita: civilulo, eksa diplomato kaj ministro pri internaj aferoj, s-ro Michel Kafando, fariĝas provizora reganto de la lando kun la titolo provizora prezidanto, dum la generalo Zida fariĝas ĉefministro.

“La konfuzo ebligis al la militistoj okupi la spacon opinias s-ro Kam. Se la politikistoj estus akceptintaj la diskuton jam la 31-an de oktobro, eble estintus trovata interkonsento inter la partioj, kaj alia homo trafus la postenon de ĉefministro. La Balailo ne instalis intence Zida en tiun postenon; estas elekto manke de alia solvo. Kun la tempopaso, mi opinias, ke tio ne estas malbona. Oni povas pensi, ke tio evitis novan amasmurdon, kaj tio lasas nun tempon al la civila socio kaj al la politikaj partioj por prepari la venontajn elektojn en trankvila kaj sekurigita klimato.” Relativa sekureco, tamen, ĉar de januaro 2015 konflikto inter la armeo kaj la malnova gvardio de s-ro Compaoré — la Regimento de prezidanta Sekureco (RPS) — minacas denove ekflamigi la landon.

En tiu eksplodema klimato, la Civitana Balailo provas ludi rolon de gardostaranto zorganta pri la bona funkciado de la transiro kaj la honesteco de la ministroj. En lasta januaro, ekzemple, la kolektivo kampanjas kaj atingas la demision de la ministro pri transportoj, s-ro Moumouni Dieguimdé, akuzita de la semajngazeto Le reporter atribui al si imagitajn diplomojn, kaj kaŝi kondamnon je kvar-monata mallibereco en Usono pro falsaĵo-faro kaj -uzo. “Ni volas etike senriproĉajn gvidantojn, insistas Smockey. Ni volas purigi nian registaron, esperante, ke Burkino fariĝos ekzemplo por aliaj afrikaj landoj.”

Sams’K Le Jah kaj Smockey jam ricevis subten-petojn el Niĝero kaj Gabono, kie movadoj pli malpli kopiitaj sur La Balailo deziras stariĝi. “Tre gravas ilin subteni, substrekas la repisto. Kiam ni starigis la Balailon, la homoj tuj komprenis kion oni volis fari, ĉar ili konis la movadon “Y en a marre” en Senegalo [vidu apudan artikolon], kaj tio helpis nin.” La Civitana Balailo partoprenas en kontinenta platformo, nomata “Ni turnu la paĝon”*, kiu luktas por alterno de la registaroj kaj por demokratio en Afriko. “En Togolando, junuloj eĉ kreis Civitanan Balailon sen informi nin, ĝoje diras Smockey. Ni ne povas kaŭcii sen scii pri kio temas, evidente, sed ni vere volas kuraĝigi la iniciatojn de homoj, kiuj ne venas el la politikaj rondoj kaj spontane agas.”

*  https://tournonslapage.wordpress.com
Plena buŝo ne parolas

La Civitana Balailo de Burkino renkontas la malfacilaĵojn kutimajn ĉe movado, kiu tro rapide kreskis: ĝi havas fortan famecon en Afriko, dum ĝi naciskale restas facile vundebla; opini-diverĝoj pri uzendaj metodoj kaj sekvenda vojo malrapidigas ĝiajn progresojn. La respondeculo de la regiona klubo de Bobo Dioulasso, la dua plej granda urbo de la lando, s-ro Alexandre Diakité, estis suspendita ĉar li kandidatiĝis por la Nacia Konsilio de la Transiro (NKT) sen la aprobo de la movado. La politika engaĝiĝo de la respondeculoj de la movado estas malferma demando: ĉu oni akceptu eventualajn proponojn pri registaraj postenoj? “Mi opinias, ke tio estus eraro, diras s-ro Kam. Tio malkredindigus nin kaj konfuzigus nian mesaĝon, kaj ni devus uzi nian tempon por pravigi nin por konservi nian simpatikapitalon. Ĉar ni ja ne estis en la registaro, ni povis kritiki iujn nomumojn, kaj ĉar ni ja ne estas pagitaj de la ŝtato, ni povas kritiki la egajn salajrojn de la NKT. Kiel oni diras ĉe ni, “Plena buŝo ne parolas”.”

La defio de la Civitanaj Balaistoj estas nun kunlabori al la organizado de prezidanta elekto demokratia kaj travidebla. Tio komenciĝas per instigi la milionojn da homoj, kiuj manifestaciis en oktobro kaj novembro enskribiĝi sur la balotaj listoj. La necesaj administraciaj klopodoj ne estas facilaj por la plimulto de la dek sep milionoj da loĝantoj, inter kiuj nur 28% scipovas legi*. Poste, La Civitana Balailo volas okupiĝi pri la rolo de la religiaj kaj tradiciaj ĉefoj. En la kulturo de la mosioj (sur la centra ebenaĵo), la reprezentantoj de la tradiciaj ĉefoj ofte havas decidigan influon al la rezulto de baloto*. La eksa prezidanto tion bone komprenis: instiginte kelkajn el ili sidi en la nacia Asembleo, li prikonsideris en 2011 doni al ili salajron kaj statuson por certigi ilian definitivan subtenon. La Civitana Balailo, male, volas redukti ilian politikan influon, malpermesante al ili, ekzemple, ricevi donacojn el la publikaj respondeculoj. Fine, la asocio devas zorgi, ke s-ro Compaoré, rifuĝinta en Ebura Bordo, ne instalu unu el siaj parencoj ĉe la pinto de la lando okaze de la prezidanta baloto de oktobro 2015. “Burkina Faso ne havas la rimedojn konsistigi registaron forigante sisteme ĉiujn, kiuj laboris kun li, realisme rekonas s-ro Kam,. Sed ni diferencigas inter tiuj, kiuj nur kunlaboris, kaj tiuj, kiuj helpis lin restadi ĉe la regposteno tiom longe.”

*  Statistikoj 2008-2012 de la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj (angle: Unicef), lastaj nombroj disponeblaj, www.unicef.org
*  49% de la Burkinanoj estas mosioj.

La civitanoj-balaistoj tion scias, reĝimo kiu daŭris dudek sep jarojn ne povas esti malkonstruata en kelkaj monatoj. Sed ili daŭre laboras por turni la paĝon de la malnova reĝimo kaj eviti, ke la posteno de prezidanto falos en la manojn de militistoj.

David COMMEILLAS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ĝenerala voĉdonado, konkero daŭre ne finita

Pereemaj demokratioj

Laŭ larĝe disvastiĝinta koncepto, la starigo de la principo de universala voĉdonado estas la kompletiĝo de la demokratia procezo: ĉia reiro malantaŭen estas, laŭ tio, malebla. Tamen, sur tutmonda nivelo, la konkero de la voĉdonrajto progresas tute ne liniece. Pro diversaj malprogresoj ĝi bezonis mobiliziĝon de la popolo des pli viglan, ĉar ĝi povas ŝanĝi la kolektivan sorton.

LA DEMOKRATIO troviĝas en krizo. La distanco, kiu disigas la programon de Saloniko, sur kies bazo la greka maldekstra koalicia partio Sirizo gajnis la grekajn parlament-elektojn lastan januaron, ĝis la serio da koncedoj, kiun la Eŭropa Unio ekde tiam trudis al la registaro devena de tiuj elektoj, estas lastatempa ilustraĵo de tio. “Estas la logiko de la 70 ‒ 30, klere klarigis la eŭropa komisaro pri ekonomiaj aferoj, s-ro Pierre Moscovici. 70 elcentoj de la disponoj [volataj de Bruselo] kiuj ne estas intertrakteblaj, 30 elcentoj ŝanĝeblaj.” En la hierarĥio de la politikaj valoroj de nia epoko, la popola suvereneco havas sufiĉe palan vizaĝon.

Kiel ĉiuj politikaj reĝimoj, la demokratioj estas “mortemaj”. Ili povas malaperi, kaj por kompreni tion, necesas sin demandi, kiel ili naskiĝis. La reprezentaj demokratioj konsistas el tutaĵo de politikaj, juraj, ekonomiaj kaj kulturaj institucioj. La starigo de la socia sekureco en Francujo estas ne nur socia atingo, sed ankaŭ atingo demokratia, kiu ebligas al ĉiu praktiki sian civitanecon ŝirmate kontraŭ la sortoŝanĝo de la ekzistado. Unu principo ŝajnas tamen esti karakteriza por la nuntempaj reprezentaj demokratioj: la universala voĉdonrajto, do la rajto de ĉiu plenkreskulo elekti siajn reprezentantojn aŭ kundecidi dum referendumo. Tiu rajto estas akompanata de serio da fundamentaj liberecoj: de kredo, de esprimiĝo, de kuniĝo, de organiziĝo ...

La universala voĉdono ne aperis de unu tago al alia. Fakte neniam la revolucioj nomataj “burĝaj” donis tuj la voĉdonrajton al ĉiuj civitanoj. Dum la Franca Revolucio ekzemple la leĝdona asembleo estis elektita en la jaro 1791 per dugrada censa voĉdonado. Dum la starigo de la 1-a franca respubliko, frukto de la popola ribelo de la 10-a de aŭgusto 1792, la voĉdono estis etendita por la elektoj al la Konvencio. Sed la virinoj kaj la senhavuloj estis ekskluditaj. Poste, la konstitucio de la jaro I (1793) planis viran universalan voĉdonrajton, sed tiu estis neniam aplikita kaj oni revenis en la jaro 1795 al la censa voĉdonrajto. La apero de la plene reprezentaj demokratioj bezonis sufiĉe da tempo. Ĝi bezonis la intervenon de kromaj faktoroj, precipe tiun de la popolaj bataloj, “de malsupre”, favore al plilarĝigo de la demokratiaj rajtoj. Kiel diras la politiksciencisto Adam Przeworski, “la politikaj rajtoj estis konkeritaj de la popolaj klasoj”.* Ili estis donitaj de la elitoj nur kiam ili estis devigitaj fari tion. La elĉerpiĝo de tiuj bataloj, la malfacilo de la sociaj movadoj postuli novajn rajtojn klarigas, male, la aktualan malvigliĝon de la demokratio.

*  Adam Przeworski, “Conquered or granted? A history of suffrage extensions”, British Journal of Political Science, vol. 39, n-ro 2, Kambriĝo, aprilo 2009.

La tutmonda historio de la universala voĉdonrajto ebligas montri la faktorojn de la demokratiigo. Liberio (1839) kaj Grekujo (1844) estis la unuaj landoj, kiuj starigis viran universalan voĉdonrajton,* dum Nov-Zelando (1893), Aŭstralio (1901) Finnlando (1907) kaj Norvegujo (1913) estis la pioniroj de la integra universala voĉdonrajto. Ili estis landoj relative “periferiaj” laŭ la geopolitika kaj ekonomia nivelo. En la jaro 1900, dek sep ŝtatoj havis viran universalan voĉdonrajton; nur unu havis la integran universalan voĉdonrajton.

*  Liberio, fondita de usona koloniiga entrepreno por la liberigitaj sklavoj, ĝuis je konstitucio, kiu ekde 1839 garantiis la rajton de ĉiuj viroj elekti la leŭtenanton guberniestro. La lando sendependiĝis en 1847 kaj tiam adoptis la censan voĉdonrajton.
Voĉdonrajto adaptita al la okazoj

POST LA unua mondmilito okazis grandaj paŝoj antaŭen. En malpli ol dek kvin jaroj la nombro da integraj universalaj voĉdonrajtaj demokratioj pasis de kvar al dek. Poste tiu nombro malkreskis dum la 1930-aj jaroj kun la kresko de la faŝismoj. Ekzemple en Germanujo, la Vajmara Respubliko havis la universalan voĉdonrajton por la du seksoj ekde la jaro 1919; ĝi estis fakte nuligita de Adolfo Hitlero ekde 1933. Pro tio la vera revolucio de la universala voĉdonrajto okazis nur post la dua mondmilito. Por citi nur kelkajn ekzemplojn, Francujo starigis ĝin en la jaro 1944, Japanujo en 1945, Italujo en 1946, Belgujo en 1948, Usono en 1965 (kun la Voting Rights Act, kiu permesis al la nigruloj en la sudaj subŝtatoj voĉdoni), ktp. Proklamitaj fine de la 18-a jarcento, la principoj de la moderna demokratio bezonis pli ol cent kvindek jaroj por plene realiĝi. Ĉar, en la spirito de multaj ĝiaj “fondopatroj”, realaj aŭ supozataj, la voĉdonrajto estis rezervita al blankaj kaj riĉaj viroj.

La etendo de tiu rajto sekvas tre malofte linian procezon. Post la Revolucio, kiu spertis kvar specojn de voĉdono, Francujo pasis ankoraŭ de la censa voĉdonrajto (restarigita en 1815) al la vira universala voĉdonrajto (adoptita la 5-an de marto 1848), antaŭ ol reveni por mallonga tempo al la censa voĉdonrajto (per leĝo de la 3-a de marto 1850), kiu nuligis la voĉdonrajton de du milionoj kaj duono da viraj elektantoj), poste ree al la vira universala voĉdonrajto (sub la Dua Imperio kaj la 3-a Respubliko). La integra universala voĉdonrajto estis fine starigita nur en 1944.* Tiaj ŝanĝoj oftas en la historio, kaj ne estas kialo por pensi, ke ili estas malantaŭ ni.

*  Vd Alain Garrigou, “Le suffrage universel, “invention” française”, Le Monde diplomatique, aprilo 1998.

Tri precipaj kriterioj por ekskludi el la voĉdonado estis uzataj en la nuntempa historio: la klaso, la sekso kaj la “raso”. La socia kriterio estas la plej ofta. Ĝi inkludas, kaj ofte kombinas, kondiĉojn de privata proprieto, de enspezo, de imposto aŭ de la kapablo legi kaj skribi. Kvankam malpli emaj reveni, la seksa kaj rasa kriterioj montriĝis pli persistaj. Usono, kiu nuligis siajn rasismajn voĉdon-leĝojn nur en 1965, kaj Svislando, kiu ĉesigis sian seksisman voĉdonrajton je federacia nivelo en la jaro 1971 (kelkaj kantonoj faris tion jam en la 1950-aj jaroj), estis dum longa tempo demokratioj nefinitaj. Cetere la usona voĉdonleĝo spertas lastatempajn malprogresojn, kun la reveno de ekskludaj kriterioj: dum la mezmandataj elektoj de novembro 2014 pluraj respublikanaj guberniestroj provis forteni de la urnoj la “malbonajn elektantojn” el la popolaj distriktoj kun nigrula aŭ hispanlingva plimulto, kiuj ofte emas voĉdoni por la demokrata partio.*

*  Vd Brentin Mock, “Retour feutré de la discrimination électorale”, Le Monde diplomatique, oktobro 2014.

Ĉu troviĝas logiko malantaŭ la etendoj de la voĉdonrajto? Kvankam la demokratiigo ne redukteblas al unu sola kaŭzo, ja ekzistas “efektoj de timigo”: ju pli la nombro da demokratioj en la mondo grandas, des pli altiĝas la premo al la nedemokratiaj ŝtatoj montri eĉ se nur ŝajnan funkciadon de demokratio. En la 20-a jarcento, la plej fiaj diktatoroj nomis sian regadon demokratio kaj organizis fasadajn elektojn.

Tamen, unu faktoro nepras por etendi la voĉdonrajton: la ekzisto de popolaj bataloj favore al ĝi. Statistike oni konstatas, ke la tutaĵo de strikoj, manifestacioj, ribeloj kaj aliaj formoj de mobiliziĝo (pli aŭ malpli perfortaj) sisteme altiĝas en la jaroj antaŭ la etendo de la voĉdonrajto.* La statistika interrilato inter etendoj de demokratiaj rajtoj kaj aliaj variabloj ‒ ekonomia kresko, malanalfabetigo, urbigo ... ‒ estas klare pli malfortaj.

*  Adam Przteworski, “Conquered or granted? A history ...”, verko cit.

La klarigo facilas. Pro politikaj aŭ ekonomiaj kialoj, la dominataj grupoj ‒ laborista movado, feministoj, malplimultoj ... ‒ postulas rajtegalecon, kaj speciale la voĉdonrajton. La elitoj rezistas kiom eble plej. La ideo, ke etendi la voĉdonrajton estas minaco por la privata proprieto, estas ĝenerala en la politika pensado (ne nur konservativa) de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, same kiel la argumento, laŭ kiu nur la posedantoj kapablas regi en la ĝenerala intereso.* Cetere, tiaj argumentoj regule reaperas en la historio de la demokratioj, kiel en 1975, kiam la Triopa Komisiono gvidata de Michel Crozier, Samuel Huntington kaj Joji Watanuki publikigis raporton pri la supozata “krizo de regeblo” de la modernaj socioj.* Sed, kiam la popola premo fariĝas tro forta, la elitoj estas devigataj cedi.

*  Kp Bernard Manin, Principes du gouvernement représentatif, Flammarion, Parizo, 2012 (1-a eld.: 1995).
*  Vd Olivier Boiral, “Pouvoirs opaques de la Trilatérale”, Le Monde diplomatique, novembro 2003.

Tio tamen ne signifas, ke la popolaj klasoj konkeris tiujn demokratiajn rajtojn solaj. Du kromaj faktoroj ludis decidan rolon en la procezo de demokratiigo: la militoj kaj la dividoj ene de la elitoj.

Laŭ esprimo de la sociologo Göran Therborn, iuj demokratioj estas “demokratioj de malvenko”, t.e. ili alvenis dum aŭ post milito.* En Aŭstrujo, en Germanujo, en Italujo aŭ en Japanujo, ekzemple, la etendoj de la voĉdonrajto estis pli aŭ malpli rektaj sekvoj de militaj malvenkoj. Same pri la Francujo fine de la 19-a jarcento, kie la voĉdonrajto (re)fariĝis vire universala post la falo de Napoleono la 3-a sekve al ties malvenko en la franca-prusa milito de 1870. Ne estas hazardo, ke la revolucio de la universala voĉdonrajto okazis post la dua mondmilito.

*  Göran Therborn, “The rule of capital and the rise of democracy”, New Left Review, n-ro I/103, Londono, majo-junio 1977.

Militaj malvenkoj malfondas ekzistantajn politikajn koaliciojn. Ili malfortigas la hegemonion de la reganta bloko kaj ebligas al aliaj fortoj aŭdigi siajn postulojn. Etendoj de voĉdonrajtoj okazas ankaŭ kelkfoje en la kadro de milit-preparo. Ili servas tiam por kunfandi la loĝantaron. En siaj Memoraĵoj, Bismarko skribas ekzemple, ke “la adopto de la universala voĉdonrajto [en 1866] estis armilo en la milito kontraŭ Aŭstrujo kaj la ceteraj eksterlandaj potenclandoj, armilo por la nacia unuiĝo”.*

*  Saml.

Ankaŭ la disopinioj ene de la dominantaj klasoj kontribuis al etendo de la voĉdonrajto. Por certigi sian dominadon, la aristokratoj de la Malnova Reĝimo apogis sin sur statutaj hierarĥioj, kiuj servis al ili ankaŭ kiel meĥanismo por solvi konfliktojn. La burĝaro, dominanta klaso de nova tipo, malfondas ‒ almenaŭ parte ‒ tiujn hierarĥiojn. Pro la socia kaj spaca labordivido formiĝas ene de ĝi “frakcioj” (industriaj, kampkulturaj, komercaj, financaj ktp), kies interesoj ne nepre samas. Tiuj frakcioj konkurencas inter si por alproprigi la potencon kaj la profiton, plej ofte pace, kelkfoje milite. La pligraviĝo de la malkonsentoj ene de la dominantaj klasoj en Usono ekzemple estis unu el la kaŭzoj de la Secesia Milito (1861-1865).

Dinamiko de aliancoj kaj de konfliktoj

POR ORGANIZI sian dominadon kaj fari tiel ke la interfrakcia konkurenco ne ekscesu, la burĝaro uzas novan reguligan meĥanismon: la parlamentismon. Tiel aperas “protodemokratiaj” reĝimoj ĉe la sojlo de la moderna epoko, ekzemple la islanda parlamento ekde la jaro 930, la italaj, germanaj aŭ svisaj urboŝtatoj, poste, meze de la 18-a jarcento, la brita parlamenta monarĥio, la plej malnova kun tiu de Svedujo. La radikoj de la parlamentismo troviĝas en la antikveco. Sed ĝia kombino kun la kapitalismo donas al ĝi novajn historiajn funkciojn.

Tiel, la ekzisto de frakcioj ene de la ekonomiaj elitoj okazigas dinamikojn de aliancoj kaj de konfliktoj. Tiam malfermiĝas politika spaco, en kies kadro la dominataj grupoj valorigas siajn postulojn, interalie tiun je voĉdonrajto. La sukceso akirita en tio ŝuldiĝas kelkfoje al la aliancoj, kiujn ili povis starigi kun sektoroj de la elitoj. Krom al la premo de la feminismaj movadoj, la etendo de la voĉdonrajto al la virinoj ŝuldiĝas en kelkaj kazoj ankaŭ al la konvinko de iu aŭ alia frakcio de la gvidantaj klasoj, ke ilia voĉo favorus ilin ‒ en la katolikaj landoj oni ekzemple pensis, ke la virinoj sekvus la indikojn de la klerikoj. La premo “de malsupre” tiam kombiniĝas kun la disopinioj ekzistantaj “supre”.

Kiujn instruojn oni povas tiri el la tumulta tutmonda historio de la universala voĉdonrajto por la nuntempo? Se la demokratio ŝajnas hodiaŭ en danĝero, tio okazas ĉar la precipa kialo de ĝia apero, la premado fare de la popolo dum jarcento kaj duono signife malfortiĝis en la lasta kvarono de la 20-a jarcento, ĉiukaze en la landoj jam delonge evoluintaj (en la “sojlolandoj” la historio estas malsama). La foresto de malsamaj pozicioj ene de la dominantaj klasoj ŝajnas esti kroma fermento por la cedemo de la demokratio. Dum la lastaj jardekoj la novliberalismo estis tiom hegemonia, ke ĝi toleris nenian alternativan politikan projekton eĉ devenan el la interno de la elitoj.* La solideco de la reganta bloko lasis pro tio nenian eblecon por la popolaj movadoj. Konsternas konstati tiurilate, ke la ekonomia krizo, kiu eksplodis en 2008, ne ŝancelis la unuecon de la dominantaj klasoj, kion atestas la soleco de la greka registaro fronte al la eŭropa rigoro. La venko de Sirizo tamen servis por montri, ke breĉoj ja ekzistas. Ke pluraj el ili en la venontaj jaroj malfermiĝos samtempe kaj ke la demokratiigo povos rekomenci sian marŝon antaŭen.

*  Vd Gérard Duménil kaj Dominique Lévy, “Alliance au sommet de l’échelle sociale”, Le Monde diplomatique, julio 2010.

Razmig KEUCHEYAN.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Legantoj-agantoj de Le Monde diplomatique

Amikoj unikaj

Ekde sia stariĝo en 1996, la asocio Amikoj de Le Monde diplomatique (AMD) kontribuas al la sendependeco de la monatulo, kies akciulo ĝi estas. Ĝi grupigas plurajn milojn da agemaj legantoj kaj estas ankaŭ aktiva reto de ne oficiala disvastiĝo de analizoj kaj de valoroj de la gazeto. Ĝi troviĝas en agema kolektivo.

ĈI-VESPERE de januaro 2015, la salonego de la laborpera oficejo de Tuluzo estas plenplena. Multaj aŭskultantoj sidas sur la planko, kun notkajero aŭ “tableto” en la mano. La debato “Proksim-Oriento, de Sirio ĝis Palestino, kia perspektivo?” gvidata de la ĵurnalisto de Le Monde diplomatique Alain Gresh, mobilizis multajn homojn, speciale junulojn. “Tiuj temoj gravas, kaj oni diskutas pri ili en la universitato. Estas normale ke ni estas ĉi tie”, atestas s-ro Léo Keller, studento je master pri “Ekonomia disvolvado kaj internacia kunlaborado” en la fako politikaj sciencoj. Tiu abonanto, kiu estas ankaŭ juna membro de la asocio, koncedas ke li ne konis la Amikojn de Le Monde diplomatique (AMD): “Mi kredis, ke tio estas asocio de ĵurnalistoj de Le Monde diplomatique, do, rezervita al ĵurnalistoj.”

Kiu memoras, efektive, ke la AMD naskiĝis el la volo certigi la sendependecon de Le Monde diplomatique? En 1996, la gazeto devis kolekti 10 milionojn da frankoj por fariĝi aŭtonoma entrepreno kaj ne plu resti interna servo de Le Monde S.A. Tiu decida etapo en la historio de la monatulo kreita en 1954 de Hubert Beuve-Méry kiel suplemento de la gazeto Le Monde ebligis al ĝi disvolvi kaj solidigi la sendependecon de sia redaktejo.*

*  Vd Claude Julien kaj Ignacio Ramonet, “Aidez-nous à réussir la filialisation du “Monde diplomatique””, Le Monde diplomatique, februaro 1996.

Tiel kreiĝis la asocio AMD. En kvar jaroj ĝi kunigis la necesan sumon. Tio ebligis al ĝi akiri 25 elcentojn de la akcioj de la nova eldonsocieto, Le Monde diplomatique SA dum la asocio Gunter Holzmann, kiu grupigas ĉiujn salajrulojn de la monatulo ‒ kaj ne nur la redaktistojn ‒, posedas 24 elcentojn da ĝi. Disponante kune 49 elcentojn de la akcioj ‒ do multe pli ol la malplimulton de blokado de 33 elcentoj ‒, la du asocioj povas kontraŭi ĉian iniciaton kiu endanĝerigus la decidojn de la redaktejo. “La asocio AMD, kun aliaj kaj kun Le Monde diplomatique, estos instrumento de civitana partopreno, kiu alprenas la formon de diversaj forumoj, ĉiuj nerespektemaj al la potencoj ‒ unuavice al la mona potenco ‒ kaj antaŭ ĉio zorgema, por uzi usonan formulon, por “kontentigi la afliktatojn kaj aflikti la kontentulojn”, legeblas ĉe Claude Julien, kiu gvidis la gazeton de 1973 ĝis 1990.*

*  Vd Claude Julien, “Agir” [“Agi”], Le Monde diplomatique, februaro 1996.

Ĉiu leganto povas akiri, ĉu rekte ĉu pere de lokaj korespondantoj (kvardek naŭ en la tuta Francujo, inkluzive de la transmaraj departementoj kaj teritorioj). Ilia reto estas la nervosistemo de la asocio: “La aktiveco kaj la vigleco de la lokaj grupoj baziĝas sur la dinamismo de la korespondantoj, kiuj estas ĉiuj libervolaj”, emfazas s-ino Marianne Perchet, ĝenerala delegito de la asocio.

Per la kotizoj kaj la donacoj de proksimume kvar mil membroj, la Amikoj disponis pri funkci-buĝeto de 179.100 eŭroj en 2014, kio ebligis financi la agadojn loke deciditajn: prelegojn, partoprenon en kolokvoj kaj en lokaj konferencoj, montrado de filmoj kun sekva debato, “Diplo-kafumadojn”, elsendaĵojn ĉe lokaj radioj, laŭtemaj vesperoj en kabaredo, publika legado de artikoloj en teatro, intervenoj en diversaj lernejoj ...

En kelkaj urboj, ekzemple en Lilo* , Tuluzo aŭ Karkasono* oni organizas plurajn eventojn ĉiumonate. En 2013 kaj 2014, la dokumentfilmo de Gilles Balbastre kaj Yannick Kargoat “La novaj gardhundoj” kaj tiuj de Pierre Carles, nome “Operacio Correa” estis prezentataj en laŭtemaj vesperoj en tuta Francujo. “Tiuj filmoj, kiuj precizigis la kritikon de la komunikiloj, ebligis al ni aprezi la sendependecon kaj la rigoron de Le Monde dipolomatique, kaj samtempe havi la ridon ĉe nia flanko”, klarigas, amuzite, s-ro Dany Bruet, de Aikso Provenca. Tiu korespondanto estas unu el la iniciatintoj de la “Rencontres déconnomiques”, naskitaj el enketo, kiun la gazeto dediĉis al la “dung-ekonomikistoj” en la numero de marto 2012. Dum tiuj renkontiĝoj, organizitaj komence de julio, oni senvualigis la centrajn principojn de la liberala ekonomio, la “merkat-ĵurnalismon”, la spiriton kaj la praktikojn de la interkonsento de la interesitaj “fakuloj”.

*  La urbo de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto. -vl
*  Tiu urbo estis unu el la ekskursaj celoj de la UK de Montpeliero kaj preskaŭ tuj poste de la IKEK-Konferenco de Durbano en la jaro 1998. -vl

EN LA JARO 2012, la AMD starigis konkurson por studentoj, kun la celo rekompenci ĉiujare enketon aŭ raportaĵon. La gajninto ricevas 1.000 eŭrojn kaj lia teksto estas publikigota en la monatulo.* En 2014, “Renkontiĝoj de Le Monde diplomatique” estis organizitaj en la urbo Saint-Denis, en partnereco kun la Instituto pri eŭropaj studoj de la universitato Parizo-VIII, por festi la 60-jariĝon de la gazeto. S-ro Antony Burlaud, studento en Parizo, de kvin jaroj unu el la korespondantoj en la ĉefurbo, estas asociita kun la gvidado de la evento en 2015. Tiu temos pri la ekzistogravaj defioj, al kiuj Eŭropo estas alfrontita, speciale pri ĝia partopreno en la Granda Transatlantika Merkato (GTM), konata ankaŭ per ĝia angla akronimo TAFTA.

*  En 2015 okazos la kvara konkurso: www.amis.monde-diplomatique.fr/concours.

De proksimume jaro la Amikoj kritikas tiun traktat-projekton. Tio estas la okazo por la korespondantoj fari partnerecojn, kiel en la urbo Besançon en mardo, 10-a de februaro, kie sepcent homoj, invititaj de la Amikoj kaj de la kolektivo Stop Tafta venis por aŭskulti la vican ĉefredaktiston de Le Monde diplomatique Renaud Lambert debati pri la GTM kun Claude Girod, de la Kampara Konfederacio, Eric Petit, de la Ligo de homrajtoj, kaj Judith Fouillard, de la Unuiga Sindikata Federacio.

Kvankam kelkaj animantoj de lokaj grupoj estas membroj de asocioj, de sindikatoj aŭ de partioj, tamen ne ĉiuj estas tiaj. En Lilo la korespondanto, s-ro Philippe Cécille, deziris simple nur subteni la gazeton, kiun li abonis de proksimume dek kvin jaroj. Li estigis neformalajn partnerecojn, speciale kun la teatro La Rose des vents, kiu programas AMD-eventon kvarfoje jare. “Ni proponas debatojn kun regionaj asocioj ĉirkaŭ lokaj problemoj, kaj ni invitas por tio prelegantojn instalitajn en la regiono, klarigas tiu diskreta viro. La proksimeco de du universitatoj ebligas havi reton de aktivaj interesatoj.”

Unu el la regulaj zorgoj de la korespondantoj estas la kontakto kun la pli junaj publikoj kaj ilia fideligo. “Kiam ili estas studentoj, ili engaĝiĝas kelkfoje dum jaro, kaj poste ili transloĝiĝas ...”, bedaŭras s-ro Cécille. En Tuluzo, s-ro Keller konstatas, ke multaj studentoj estas “okazaj legantoj de la gazeto; ili trovas ĝin en la universitata biblioteko ekzemple, sed ne ĉiuj faras la demarŝon por informiĝi regule.” “Tio estas publiko, kiun oni ne vidas, aŭ nur tre malofte”, bedaŭras s-ino Hélène Cardona, respondeculo pri la sendependa librovendejo Ombres blanches [“Blankaj ombroj”], kultura bastiono de la Roza urbo [Tuluzo] kaj regula partnero de la AMD de preskaŭ dek jaroj. “Tuluzo disponas pri vera aktivula kaj asocia bazo. Facilas implikiĝi en la lokan vivon”, rimarkigas s-ro Jérémy Brat, salajrulo de la kinejo Utopia de la urbo. Pere de s-ro Jean-Pierre Crémoux, loka korespondanto, kaj de lia bordoza kolego, s-ro Jean-Dominique Peyrebrune, la AMD faris tutlandan partnerecon kun la salonegoj de arto kaj de provado Utopia lige kun la temoj pritraktataj en Manière de voir, dumonata kajero de Le Monde diplomatique.

LA PROGRAMADO de la renkontiĝoj sekvas eldonejan kalendaron, kiun liveras la ĵurnalistino Anne-Cécile Robert, direktoro pri rilatoj kaj pri la internaciaj eldonoj*, kiu certigas la ligon inter la AMD kaj la redaktejo. La korespondantoj ne hezitas alvoki ŝin por ekscii pli pri la redaktejaj projektoj, sed ankaŭ por transdoni informojn pri sia regiono. La retejo de la AMD (www.amis.monde-diplomatique.fr [en la franca. -vl], estas ankaŭ tre uzata.

*  Do, respondeca ankaŭ pri nia Esperanta eldono. -vl

Dum ekzistas AMD-grupoj en Kebekio, en Svislando, en Belgujo, en Britujo, en la francparolanta parto de Afriko, en Japanujo, neniam ekzistis iu en Palestino nek en Israelo, malgraŭ la atenta pritraktado de tiu regiono fare de nia gazeto. La forta internaciiĝo de AMD estos unu el la temoj diskutotaj dum la venonta ĝenerala asembleo de la asocio la 27-an de junio, kiu ankaŭ elektos novan kontrolkonsilistaron.

Clea CHAKRAVERTY.

Ankaŭ la Monda Asembleo Socia (MAS) ...

Mi ŝatus aldoni, ke en la jaro 2002 fondiĝis nia “Diplo”, Le Monde diplomatique en Esperanto, kiel unu el la “filioj” de la pariza monatulo, kiu cetere disponigis al ĝi la retejon http://eo.mondediplo.com. Tri jarojn poste, dum kongreso de la Kuba Esperanto-Asocio, legantoj kaj tradukistoj de Le Monde diplomatique en Esperanto, kiuj ŝatis ne nur legi nian gazeton, sed ankaŭ inter si diskuti pri diversaj temoj traktataj en la gazeto kaj pri aliaj temoj, kaj krome ankaŭ agi mem, fondis por tio apartan spacon: Monda Asembleo Socia (MAS). MAS estas organizaĵo ankaŭ konsiderebla kiel “Amikoj de Le Monde diplomatique”, kvankam iom pli rekte ligita kun la Esperanta eldono. Cetere ankaŭ la retejo de MAS http://mas-eo.org estas disponigita de nia pariza “panjo”.

Tamen tute klaras: La bazo (la ellaborado de la artikoloj, la tuta infrastrukturo ktp) estas nia pariza “panjo”, kiu meritas kaj bezonas ĉian subtenon.

Dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto (UK) en la franca urbo Lilo (orig.: Lille [elparolu: líl] oni espereble okazigos renkontiĝon de legantoj de nia gazeto eble kun lokaj membroj de la AMD.

Vilhelmo LUTERMANO.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sur insulo enplena malorda transformiĝo, espero rivalas kun anksio

Kiam Kubo debatas

La anonco de oficiala vizito de la franca prezidanto en Kubo, la 11-an de majo 2015, montris novan etapon de degelo inter Havano kaj la okcidentaj registaroj. Jam en aprilo la kuba ŝtatestro Raúl Catro kaj lia usona kolego Barack Obama faris historian manpremon dum la pintkunveno de Ameriko. Akceliĝo de la historio, kiu vekas seriozajn demandojn en Kubo ...

En la jaro 2018, s-ro Raúl Castro, kiu estos tiam 86-jara, ne komencos novan mandaton de prezidanto. En tri jaroj, la generacio de la Sierra Maestra estos do forlasinta la potencon. Tri jaroj, tio estas malmulte por reformi la ekonomion de la lando, adopti novan konstitucion kaj majstri la normaligon de la rilatoj kun Vaŝingtono, kion ilustris la renkontiĝo de la kuba kaj usona prezidantoj ĉe la pintkunveno de Ameriko en Panamo, en aprilo. Ĉu la reĝimo postvivos la malaperon de sia historia gvidantaro?

La Kuba Komunista Partio (PCC) jam nomumis posteulon: la unuan vicprezidanton Miguel Díaz-Canel. Sed la defioj restas. Por alfronti ilin, s-ro Castro apogas sin sur la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR), la nacia armeo, kies ministro li estis dum duona jarcento, sur la PCC kaj sur la katolika eklezio, kiu troviĝas en la centro de la intertraktadoj kun Vaŝingtono.* Dum la ekonomiaj reformoj profundigis la malegalecojn,* la malcerteco pri la estonteco de la lando estas ĝenerala. La PCC provas respondi al tio per lanĉo de popolaj konsultoj en la antaŭkongresaj periodoj. S-ro Castro reasertis, ke tio denove okazos la sepan fojon, en aprilo de 2016. Sed la debatoj jam komenciĝis inter la intelektuloj, ĉu membroj aŭ ne de la PCC, precipe en Interreto, spite al la limigita aliro.

*  Vd “Cuba, le parti et la foi” [“Kubo, la partio kaj la kredo”], Le Monde diplomatique, junio 2012.
*  La Gini-koeficiento, kiu ebligas mezuri la malegalecojn, estis je 0,25 en 1986, je 0,38 en 2002 kaj je 0,40 en 2013. Mayra Espina, Espacio laical, n-ro2, Havano, 2014.

S-ro Raúl Castro strebis “aktualigi” la kuban socialismon — eŭfemismo por nomi la ekonomian liberaligon realigatan ekde 2011. Kvankam ili malmuntis la socion, kiun li provis konstrui, tiuj reformoj ne estis kontestitaj de s-ro Fidel Castro. “La kuba modelo ne funkcias plu, eĉ ne por ni”, koncedis la prezidinto (The Atlantic, septembro 2010). La ekonomia situacio apenaŭ lasis alian elekton. La helpo de Karakaso ebligis al la insulo atingi mezuman kreskokvoton de 10 elcentoj inter 2005 kaj 2007, sed la financa krizo kaj la malfaciloj de la bolivara partnero ŝanĝis la situacion: “En 2013, la komerco inter Kubo kaj Venezuelo malkreskis je unu miliardo da dolaroj; ĝi povas ankoraŭ plu malkreski en 2014”, avertis en oktobro 2014 la kuba ekonomikisto Omar Everleny Pérez Villanueva.* Laŭ iuj taksaĵoj, tiu malkresko egalas al 20 elcentoj de la antaŭa volumeno.

*  Aktoj de la kolokvo “Cuba: soberanía y futuro”, Cuba posible, n-ro1, Havano, oktobro 2014.
Dorlotataj militistoj

En marto 2014, la registaro adoptis novan leĝon pri eksterlandaj investoj prezentitan de s-ro Raúl Castro kiel “gravegan” . Escepte de la sano, la edukado kaj la defendo, ĉiuj sektoroj estas nun malfermitaj al eksterlandaj kapitaloj, kun la certigo de senimposteco dum ok jaroj kaj eĉ pli en certaj kazoj, nome en la “specialaj zonoj de ekonomia disvolvado”, kiel la haveno de Marielo,*, konstruata helpe de Brazilo. Tamen, la proponataj projektoj devas ricevi la aprobon de la registaraj organizaĵoj: “Ne la kapitalo difinas la investon”*, emfazas s-ino Deborah Rivas, direktoro pri eksterlanda investo ĉe la ministrejo pri ekstera komerco. La ekonomikisto Jesus Arboleya Cervera rimarkigas: “La kubaj elmigrintoj estas jam rektaj investistoj en la etkomercoj [per la mono, kiun ili sendas al sia familio]; ilia pli grandskala partopreno jam ne estas malpermesita de la leĝo, sed ja de la embargo.”* La dungado de laboristoj okazas sub la kontrolo de ŝtataj agentejoj.

*  Ĝi estas destinita fariĝi la plej granda kestego-haveno de Karibio, ĉar ĝi troviĝas en strategia vojkruciĝo inter la panama kanalo kaj la Atlantika oceano.
*  Granma, Havano, 17-an de aprilo 2014.
*  Jesús Arboleya Cervera, “Integracion y soberania”, Cuba posible, 20-a de januaro 2015.

Tamen, por iuj, la transformiĝo de la insulo progresas tro malrapide: “Oni ne povas ‘aktualigi’ ion, kio neniam funkciis, koleras Pérez Villanueva. La kresko ne estas. Ĉi-jare, se Dio helpas nin, ni atingos eble 1 elcenton.”* Al tiu ekonomia zorgo, la juna socisciencistino Ailynn Torres respondas per politika demando: “Kion oni volas fari per la ekonomia modelo, kiun oni proponas al ni? Kiuj estas la gajnantoj kaj la perdantoj de tiu modelo?”

*  Cuba posible, n-ro 1, verko cit.

Se kredi la oficialan retorikon, la instalo de dozo da merkato en la ekonomion de la insulo devus ebligi plibonigi ĝiajn kapablojn sen malfortigi la socian justecon. Nu, la malriĉeco tuŝas nun 20 elcentojn de la urba loĝantaro (anstataŭ 6,6 elcentojn en 1986). La forigo de la porciuma kajereto, la libreta, estis anoncita kaj poste prokrastita, ĉar tio malutilus al la plej malriĉaj. En socio, kie la egaleco estas identeca kvalito, la profitantoj kaj la viktimoj de la reformoj aperas pli kaj pli klare.

Inter la viktimoj, laŭ s-ro Raúl Castro mem, oni nombras “la salajrulojn de la ŝtato pagatajn en pesoj kies salajro ne sufiĉas por vivi”, la maljunulojn — do miliono sepcent civitanojn — “kies pensioj estas malsufiĉaj kompare kun la kosto de la vivo”*, sed ankaŭ la solpatrinojn, la nigrulan loĝantaron — kiu ne ĝuas, aŭ nur malmulte, la financajn helpojn de la usonaj kubanoj — kaj la loĝantojn de la orientaj provincoj.* Inter la gajnantoj troviĝas la dungitoj de miksitaj entreprenoj, la salajruloj de la turismo, la kampuloj de la privata sektoro, parto de la mementreprenistoj (cuenta propistas), mallonge, tuta loĝantaro kun aliro al forta valuto: la CUC, por Convertible Unit Currency*. Ekde 2004, efektive, tiu dua mono aldoniĝis al la kuba peso; unu CUC ekvivalentas al 24 tradiciaj pesoj [CUP, -vl]. La CUC celis anstataŭi la dolaron, permesitan en la jaro 1993. Du ekonomioj funkcias do unu apud la alia: tiu de la peso kaj tiu de la CUC, kiun multe uzas la turistoj kaj tiuj kubanoj, kiuj laboras en ilia kunteksto.

*  Parolado dum la 20-a kongreso de la Sindikato de la kubaj laboristoj (CTC), la 22-an de februaro 2014.
*  Mayra Espina, “Desigualdad social y retos para una nueva institucionalidad democrática en la Cuba actual”, Espacio Laical, n-ro 2, 2014.
*  Laŭ alia interpreto, laŭ kiu la baza valuto de Kubo estas la CUP (“kuba peso” peso cubano, kies mallongigo sekvas la internacian sistemon de la ISO-normo 4217 (la du unuaj literoj signas la landon, la tria la nomon de la valuto), la nomo CUC sekvas la saman sistemon, nur anstataŭ peso[peso] convertible [konvertebla peso]. -vl

Por mastri la streĉitecojn, kiujn tiuj malegalecoj estigas, s-ro Castro kalkulas kun la lojaleco de la FAR por pacigi ekonomian liberaligon kaj konservadon de politika sistemo kun unu sola partio. Efektive, ekde la granda krizo de la 1990-aj jaroj,* la armea hierarĥio mastrumas la esencajn sektorojn de la ekonomio danke al la Grupo de Administración Empresarial S.A. (GAESA), holdingo de la entreprenoj, kiujn ĝi regas. En ties kadro oni eksperimentis pri la “perfektigo de la entreprenoj”, pruntitaj el la okcidentaj manaĝeraj teĥnikoj por stimuli la produktivon. La prestiĝo de la FAR persistas en la loĝantaro, sed la privilegioj, kiujn ĝi ĝuas, vekas kritikojn; ne malofte aŭdeblas: “Tiuj ne havas problemon por loĝi” — aludo al la moderna nemoveblaĵ-komplekso rezervita al la armeanoj kaj al iliaj familioj en Havano. La PCC ja perdis influon, sed s-ro Castro junigis, virinigis kaj rasmiksis la gvidantaron. Por la ekonomikisto Pedro Monreal González, la PCC konservis sian kredindon, kaj “la ŝtato ĝuas ankoraŭ popolan subtenon pro sia kapablo liveri publikajn bonaĵojn, kiujn multaj kubanoj konsideras esencaj”.

*  Inter 1991 kaj 1994, la malneta enlanda produkto (MEP) falis je 35 elcentoj.

En februaro 2015, la PCC anoncis, ke nova elektoleĝo ekvalidos antaŭ la fino de la mandato de s-ro Raúl Castro. Tiu anonco sekvas tiun de februaro 2013 pri la starigo de komisiono de konstituci-reformo. Kiel renovigi la gvidantaron per surtronigo de kadruloj, kiuj ne havas la legitimecon de la antaŭaj, sen publika debato, kiu ebligus elekti inter kandidatoj kun malsamaj proponoj? La aktuala maniero de nomumado, kiu bezonas lastinstance la konsenton de la PCC, ŝajnas por la daŭro ne tre praktikebla.

Espacio Laïcal, la revuo de la episkopejo de Havano (kun neoficiala statuso), estis dum longa tempo la privilegia loko de politikaj debatoj. Dum jardeko ĝi dediĉis kolokvojn kaj artikolojn al la reformo de la konstitucio, al la spaco de la PCC, al la refondo de la organoj de popola potenco (OPP). La respondeculoj de Espacio Laïcal, la laikaj katolikoj Roberto Veiga kaj Lenier González, insistis pri la “kontrasto inter la plurismo de la socio kaj la manko de spacoj por ke tiu plurismo povu esprimiĝi”.* Sed en junio 2014 tiuj du publikigis sian truditan demision sekve al “tre gravaj” kritikoj kontraŭ ili kaj kontraŭ la kardinalo Jaime Ortega y Alamino.* Videble, la episkopejo deziris, ke la revuo adoptu pli “pastrecan” sintenon, do malpli politikan. Kvar monatojn poste, la Kristana Centro de Pensado kaj de Dialogo — Kubo (CCRD-C)* akceptis patroni similan projekton kun la revuo Cuba Posible, de kiu Veiga kaj González estas la kunordigantoj. La unua numero resumis kolokvon dediĉitan al la suvereneco de la lando kaj al la estonteco de ĝiaj institucioj.

*  “Cuba y Estados Unidos: Los dilemas del cambio”, Cuba posible, n-ro 2, februaro 2015.
*  Saml.
*  La CCRD-C nomas sin “religia institucio de la civila socio”.

La artikolo 5 de la nuna konstitucio estas objekto de viglaj kritikoj. La PCC estas tie difinita kiel Martí-a [laŭ José Martí, inspirinto de la kuba sendependeco] kaj marksisma-leninisma” kaj kiel “organizita avangardo de la kuba nacio, la supera gvida forto de la socio kaj de la ŝtato”. Tiu difino estas kontestata de la eklezio, sed ankaŭ de la esploristoj. “La ideo de avangarda partio estas devojigita, ekde kiam ĝi estas partio de potenco”, diras al ni la socisciencisto Aurelio Alonso.* Tamen, la konstruado de “inkluda ŝtato, kiu povu inkludi la politikan kaj ideologian plurismon” estas urĝa tasko. Ĉu plurismo aŭ plurpartiismo? Por Veiga, “la ebleco permesi la ekziston de aliaj politikaj fortoj enradikiĝintaj en la fundamentoj de la nacio” estas alcelenda, kvankam li ne pensas, ke tio estas realisma en mallonga tempo.* Hodiaŭ, neniu scias, ĉu la anoncita elektoleĝa reformo ebligos la elekton de deputitoj proksimaj de la eklezio, aŭ eĉ de aliaj personoj sendependaj.*

*  Retpoŝta interparolado, la 15-an de marto 2015.
*  Cuba posible n-ro 2, verko cit.
*  Ĉi tie, precizigo ŝajnas necesa. Ĉar ĝi transiras la spacon de kutima piednoto, ĝi estas metita post tiu ĉi artikolo, sub la titolo “Kiu starigas la kandidatojn en Kubo?”. -vl

La debato temas ankaŭ pri la manieroj de la prezidant-elekto; la nombro de liaj mandatoj estas nun limigita al dufoje kvin jaroj. Por iuj, la elekto devus fariĝi per rekta universala voĉdono, por doni elektan legitimecon al la nova mandatulo. La politiksciencisto Julio César Guanche akcentas refondon de la “popola potenco” oficiale enkorpigita de la distriktaj, provincaj kaj naciaj asembleoj.* Necesas konstrui “demokratian kaj socialisman civitanecon”, diras siavice la socisciencisto Ovidio d’Angelo. Sed la “amasorganizaĵoj” estas tro “subordigitaj al la PCC” por fariĝi ĝia esprimiĝo. Des pli ke “la oficiala retoriko subfosas la bazon sur kiu ĝia propra historia legitimeco baziĝas”, rimarkigas Guanche, kiu precizigas: “La dubigo de la “egalismo” malfermas la vojon al dubigo de la plej potenca idealo de la socialismo: la egaleco.” Kritiko apenaŭ vualita de la parolado de s-ro Castro, kiu denuncas, dum la kongreso de la Centralo de la Kubaj Laboristoj (CTC), “La paternalismon, la egalismon, la ekscesajn senpagecojn kaj la nemerititajn subvenciojn, la malnovan pensmanieron forĝitan dum la paso de la jaroj”.

*  Cuba posible, n-ro 1, vk. cit. Same pri la sekvaj citaĵoj.
Konkurso pri malrapideco

Tiu “malnova pensmaniero” damaĝas la Komunistan Partion, kie daŭre regas la kutimo de unuanimeco kaj la emo al cenzuro. Tiuj praktikoj vekas kontestadon. Por la unua fojo oni vidis la manon de deputino leviĝi en la Nacia Asembleo por voĉdoni kontraŭ la nova laborleĝo: tiun de s-ino Mariela Castro, filino de Raúl, kiel signo de protesto kontraŭ la rifuzo inkludi en la tekston la malpermeson de seksaj diskriminacioj. Same, la elprogramigo de la filmo de la franca reĝisoro Laurent Cantet, “Reveno al Itako” (originale: Retour à Ithaque (2014), kiu ilustras la kuban disreviĝon, vekis protestojn de kelkaj liaj kubaj kolegoj.

En tiu kunteksto, la restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Usono ŝajnas samtempe necesa kaj danĝera. La kuba registaro scias, ke la celo de Vaŝingtono restas renversi la reĝimon. En la momento, ĝi gajnis la unuan ludparton per tio, ke ĝi nenion koncedis; sed estas la horo de optimismo pli modera. “La danĝero estas, ke ili prenos ĉion, kiel ili faras ĉie. Kio restos por la kubanoj?” demandas sin pensiulo. “Ili ĵus aĉetis unu el niaj batpilk-ludistoj per 63 milionoj da dolaroj”, aldonas alia. “Multaj jam ne scias vere, kio estos ilia estonteco”, konstatas la socisciencisto Rafael Acosta. Kio okazos post la ĉesigo de la embargo? Kiel kontroli la alfluon de dolaroj kaj de turistoj? Inter la temoj de disopinio troviĝas la miloj da proprietaĵoj ŝtatigitaj dum la revolucio. La registaro ne volas sendamaĝigi la proprietulojn, kiuj forlasis la landon. Ĝi metos en la pesilon la koston (taksatan je 100 miliardoj da dolaroj) de duonjarcenta embargo kaj la redonon de la bazo de Gŭantanamo.

La kompleta ĉesigo de la embargo bezonas la konsenton de la usona Kongreso, en kiu respublikanoj kaj demokratoj havas malsamajn poziciojn. La 14-an de aprilo, s-ro Obama ‒ fine ‒ retiris Kubon el la listo de ŝtatoj kiuj “subtenas la teroristojn”, sed la Kongreso disponis pri kvardek kvin tagoj por kontraŭstari ĝin. Poste devus sekvi la restarigo de la diplomatiaj rilatoj kaj la nomumado de la du ambasadoroj. La procezo de normaligo certe daŭros longan tempon. Havano uzos la malrapidon de tiu evoluo por eviti malstabiliĝon de la lando kaj por kulturi siajn rilatojn kun Latinameriko, Ĉinujo kaj la Eŭropa Unio*

*  Prilingva rimarko: Multaj lernis la simplan regulon, ke antaŭ propraj nomoj oni ne metas artikolon. Sed ili ne lernis la kompletan regulon, nome ke oni ne metu artikolon antaŭ tiaj propraj nomoj, kiuj ne konsistas el vortoj de la ĝenerala lingvo (Vd tiurilate la gramatikon de Wennergren), kiel ekz-e Aleksandro, Havano, Ĉinujo, Putin ktp. Ĉar en Esperanto ne ekzistas nedifina artikolo, la foresto de artikolo interpretiĝas aŭtomate kiel nedifina artikolo. Do, “Eŭropa Unio” estus, el strikta vidpunkto, “unu el la eŭropaj unioj”. Tie, same kiel pri Universala Esperanto-Asocio, Flandra Esperanto-Ligo, normale ne povas okazi konfuzo - malgraŭ la mankanta artikolo kaj do la implicita nedifina artikolo - kondiĉe ke ĉiuj legantoj scias, ke ekzistas el tiuj nur unu sola ento, kiu estas celata. El strikta gramatika vidpunkto necesas meti la artikolon. -vl

Kiel ajn, sen la ĉeesto de historia gvidanto, kiu enkarnigas la batalon kontraŭ la “imperio”, en la estonteco povas esti pli malfacila unuigi kaj mobilizi la kuban loĝantaron.

Janette HABEL.

Kiu starigas la kandidatojn en Kubo?

Kiam oni kritikas la fakton, ke en Kubo ekzistas nur unu sola politika partio, tiam oni ĝenerale subkomprenigas, ke tiu partio starigas la kandidatojn por politikaj elektoj, kiel faras la politikaj partioj en praktike ĉiuj aliaj landoj. Efektive tio estas la privilegio de politikaj partioj. En tiuj landoj la politikaj partioj en aparta kunveno de la partio elektas la kandidato(j)n de la partio (plej ofte eĉ ne el inter si) por la koncernaj elektoj. Tiun kandidatigon oni nomas ekz-e en la germana “Urwahl” (“praelekto”). Tiel, ĉe la postaj elektoj la popolo elektas inter la jam tiel starigitaj diverspartiaj kandidatoj.

Sed: en Kubo, la kandidatoj por la bazaj elektoj (do, por la distriktaj konsilantaroj, ekz-e urbo-konsilantaroj) estas starigataj de neniu organizaĵo nek partio, sed nur de la kvartala kunveno de la loĝantoj. La lokaj loĝantoj elektas mem siajn kandidatojn nepre el inter si mem, kaj neniu organizaĵo aŭ partio rajtas en tiuj kunvenoj eĉ nur opinii pri la starigotaj kandidatoj. Leĝa preskribo estas, ke nepre estu du personoj proponitaj, el kiuj unu estu elektota kiel kandidato por la elektoj, kiuj okazas ĝenerale du semajnojn poste. Tiam la popolo elektas inter la kandidatoj ‒ ne de diversaj partioj nek de unu partio, sed inter la kandidatoj starigitaj de la diversaj kvartaloj.

La en la balotoj semajnojn poste el tiuj kandidatoj elektitaj personoj konsistigas la urban konsilantaron, kiu elektas la urbestron, kaj tiu elektita urbestro proponas al la konsilantaro sian urbestraron, submetitan al aprobo de la konsilantaro. Tiu konsilantaro elektas (starigas) ankaŭ la kandidatojn por la provinca konsilantaro kaj por la nacia asembleo.

Do, teorie, laŭ la ekzistanta konstitucio, en la nacia asembleo elekteblas sendependaj kandidatoj. Ke tio okazas aŭ ne, estas demando de politika kulturo kaj matureco kaj de la volo de la lokaj elektitoj, ĉiuj kompreneble sub la ĉiaspeca influo de la regantaj principoj. Same teorie en Usono eblas elekti komunistan deputiton en la Kongreson. Ke tio okazas aŭ ne, estas same demando de ... (vidu supre) kaj precipe de ankoraŭ aliaj aferoj.

Diskuti pri la dezirindo aŭ maldezirindo de unu sola politika partio en Kubo eblas honeste nur, se oni ĉe tiu diskuto scias kaj konscias, ke la Komunista Partio de Kubo ne starigas la kandidatojn por la bazaj elektoj, sed ke tion faras la loĝantoj el inter si mem. Mi mem ĉeestis jam plurfoje ĉe tiuj kandidatigaj elektoj ‒ la “praelektoj” ‒ de mia kvartalo (dufoje en provinca urbeto kaj unufoje en Havano, kie mi loĝas nun) kaj povas atesti, ke almenaŭ tio funkcias.

Vilhelmo LUTERMANO.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Germanujo, potenculo sen deziro

Hazarda hegemonio

“Francujo ĝojus se iu devigus la Parlamenton [adopti reformojn], sed tio malfacilas, estas demokratio”. Eldiritaj la 16-an de aprilo 2015 de la germana ministro pri financoj, s-ro Wolfgang Schäuble, tiuj vortoj ne nur ilustras la malestimon de la eŭropaj gvidantoj por la popola suvereneco. Ili precipe substrekas la novan forto-pozicion akiritan en Eŭropo de Germanujo, kiu trudas al siaj najbaroj ekonomian kulturon fokusitan al la buĝet- ekvilibro. Sed tiu konservativa kulto dediĉita al la nulo - nul deficito, nul ŝuldo, nul toleremo rilate al Ateno — kaŝas profundajn fendojn interne de la lando: pri la unusola valuto kaj enmigrado (vd. Artikolon...), pri milita industrio (vd...) kaj pri la rilato de la virinoj al laboro (vd ...). Ankaŭ aliaj diferencoj disdividas la eŭrozonon. Por kiom da tempo?

POST LA MILITO, la Federacia Respubliko Germanujo neniam disvolvis projekton regi Eŭropon. Ĉiuj ĝiaj politikaj gvidantoj, el ĉiuj politikaj tendencoj, opiniis, ke ilia lando havas bazan problemon rilate siajn najbarojn: ĝi estas tro vasta por inspiri amon kaj tro malvasta por inspiri timon. Ĝi do devas kunfandiĝi en pli vasta eŭropa ento, kiun ĝi kunregu kun aliaj landoj kiel Francujo, Dum kiam Germanujo disponis pri certa aliro al la eksterlandaj merkatoj, kiam ĝi povis provizi sin pri krudmaterialoj kaj eksporti siajn produktojn, ĝi ne zorgis akiri lokon sur la internacia scenejo. La integreco de la eŭropa “kokono” estis tiom grava por la kanceliero Helmut Kohl (1982-1998), ke li tuj, kiam okazis malakordo inter partneroj, zorgis provizi la materiajn rimedojn (tio estas: pagi la fakturon) por savi la eŭropan unuecon, aŭ almenaŭ ties ŝajnon.

La registaro de s-ino Angela Merkel alfrontas hodiaŭ tute alian situacion. Sep jarojn post la komenco de financa krizo, kies fino esta ankoraŭ nevidebla, ĉiuj landoj de Eŭropo kaj eĉ ekster Eŭropo turniĝas al Germanujo por peti ĝin trovi solvon kaj, ofte, solvon laŭ la maniero de Kohl. Sed la nunaj problemoj estas multe tro gravaj por esti solvataj per donacoj de Germanujo. La diferenco inter s-ino Merkel kaj ŝia antaŭulo ne kuŝas en tio, ke la unua aspiras fariĝi la Führerin (imperiestro) de Eŭropo, sed en tio, ke la periodo devigas ŝin, vole nevole, eliri el la kulisoj por veni sur la eŭropan scenejon.

La malfacilaĵoj estas multegaj. Sur la eŭropa fronto, integrado turnis al politika kaj ekonomia katastrofo. Kaj Germanujo, fariĝinte sufiĉe grava aganto por esti akuzata pro ĉiuj malbonaĵoj, restas tamen tro malgranda por doni solvojn.

En Eŭropo, la jaroj, kiuj sekvis la monkrizon, detruis la simpation, kiun la postmilitaj germanaj registaroj estis pli malpli facile akirintaj de siaj najbaroj. En la mediteraneaj landoj kaj, je malpli alta grado, en Francujo, Germanujo estas pli malamata ol iam ajn depost 1945. Abundas karikaturoj montrantaj ties gvidantojn vestitajn per Wehrmacht-uniformoj kaj hokokrucoj. Por dekstraj same kiel maldekstraj kandidatoj, plej certa maniero gajni elekton estas kampanji kontraŭ Germanujo kaj ties kancelierino.

En suda Eŭropo, la adopto de la “kvanta fleksebligo” (angle: quantitative easing)* fare de la Eŭropa Centra Banko estis laŭdata kvazaŭ venko kontraŭ Berlino. En Italujo, s-ro Mario Draghi, kvankam eksa kadrulo de la banko Goldman Sachs kaj fervora defendanto de novliberalismo, estas laŭdata kiel nacia heroo ĉar li laŭdire plurfoje ruze kaj malice trompis “la germanojn”. Naciismo reaperas en la tuta Eŭropo, inkluzive en Germanujo, antaŭe la malplej naciisma lando el ĉiuj. La eksterlanda politiko de la sud-eŭropaj landoj resumiĝas nun je provo elŝiri cedaĵojn el Germanujo, je la nomo de la nacia intereso, de la “eŭropa solidareco”, eble eĉ de la tuta homaro. Neniu scias kiom da tempo necesos por fermi la vundojn kaŭzitajn de la Eŭrop-Unio en la rilatoj inter Germanujo kaj landoj kiel Italujo aŭ Greklando.

*  Aĉet-programo de publikaj kaj privataj obligacioj fare de la ECB, je nivelo de 60 miliardoj da eŭroj monate, decidita en januaro 2015 por kontraŭstari la riskojn de deflacio. Alidirite, la ECB funkciigas la monbilet-tabulon.

Jen ironio de la Historio, kiun la kancelierino ne povas ignori: la Ekonomia kaj Mona Unio, kiu devis definitive firmigi la eŭropan unuecon, nun riskas ĝin detrui. La germanaj politikaj respondeculoj komencas kompreni, ke la konflikto baze ne estas la “savado” de la greka ŝtato aŭ la francaj (aŭ germanaj) bankoj, kaj ke lerta kirurgia operacio, en formo de nova “helpoplano”, ne rekreos unuecon. Male: la konflikto kuŝas en la strukturo mem de la eŭrozono, kiu kunigas malsamajn sociojn, kun altgrade malsimilaj institucioj, praktikoj kaj kulturoj, spegulataj de la diversaj sociaj kontraktoj, kiuj reguligas la rilatojn inter la moderna kapitalismo kaj la socio. Al tiuj diverĝaj politikaj ekonomioj respondas apartaj monaj reĝimoj*.

*  Vd Charles B. Blankart, “Oil and vinegar: A positive fiscal theory of the euro crisis”, Kyklos, vol. 66, n-ro 4, Zuriko, 2013; Peter Hall, “The economics and politics of the euro crisis”, German Politics, vol. 21, n-ro 4, Chemnitz, 2012.

Por simple klarigi, la landoj de Mediteraneo disvolvis modelon de kapitalismo en kiu la ekonomia kresko baziĝas ĉefe sur la interna postulo. Kaze de neceso, oni ĝin stimulas danke al inflacio nutrata de la publikaj deficitoj kaj kuraĝigita de potencaj sindikatoj, garantiantoj de la dungo-stabileco, precipe en la publika sektoro. Inflacio ebligas al la ŝtatoj deprunti pli facile, samtempe malvalorigante ilian ŝuldon. Tiuj landoj krome posedas publikan aŭ duonpublikan forte reguligitan banko-sistemon. Ĉiuj tiuj elementoj kombinitaj teorie certigas relativan harmonion inter la interesoj de la laboristoj kaj tiuj de la dungistoj, aparte en la etaj entreprenoj, kiuj vendas siajn produktojn sur la interna merkato. Sed la socia paco havas kiel kompenson deficiton de konkurenckapablo sur la internacia kampo, kaj tiun deficiton oni devas de tempo al tempo kompensi per devaluto de la nacia valuto, malavantaĝe al la eksterlandaj eksportantoj. Kompreneble, tiun politikon kondiĉas mona suvereneco.

LA EKONOMIOJ de norda Eŭropo, kaj unuarange tiu de Germanujo, funkcias alie. Ĉar ili ŝuldas sian kreskon al la eksterlandaj merkatoj, ili malŝatas inflacion. Tiel estas ankaŭ ĉe la laboristoj kaj la sindikatoj, precipe nun, kiam ĉiu kostoaltiĝo riskas konduki al delokadoj. Tia ekonomio ne zorgas pri la ebleco devaluti. Dum la mediteraneaj landoj — inkluzive, je malplialta grado, Francujon — profitis pasintece el sia valuta fleksebleco, landoj kiel Germanujo bonfartis kun sia rigora mona politiko. Tial ili montriĝas ankaŭ malamikoj de ŝuldo, malgraŭ ke, danke al sia malmulta enŝuldiĝo, ili ĝenerale ĝuas malaltajn interezkvotojn. Kaj, ĉar ili ne bezonas valutan flekseblecon, ili evitas la riskon de veziko-eksplodo sur la akciomerkatoj. Fine, tia politiko favoras la ŝparantojn, kiuj estas multnombraj tie. La sentenco “Erst sparen, dann kaufen” - “Unue ŝpari, (aĉeti poste”) - bone resumas la sintenon, kiun la politiko-ekonomiaj institucioj tradicie kuraĝigas en Germanujo.

Unuigita mon-reĝimo ne povas favori samtempe ekonomiojn bazitajn sur ŝparado kaj investado, kiel en norda Eŭropo, kaj ekonomiojn bazitajn sur deprunto kaj publika elspezo, kiel en suda Eŭropo. Unu el ambaŭ modeloj do estos devigita, por proksimiĝi al la alia, reformi sian produkto-sistemon kaj, sekve, la socian kontrakton sur kiu ĝi estas bazita. Nuntempe ja la traktatoj devigas la mediteraneajn landojn fariĝi “konkurenckapablaj”, sub la aŭtoritato de Germanujo, garantianto de la valuta rigoro. Sed tion iliaj registaroj ne deziras, nek povas fari — almenaŭ en mallonga tempo. Konsekvence, du tendencoj alfrontiĝas sine de la eŭrozono, en batalo des pli brutala, ke ĝi koncernas ne nur la vivrimedojn, sed ankaŭ la vivmanieron de la popoloj. Atestas pri tio la stereotipoj, kiuj kontraŭmetas la “mallaboremajn grekojn” al la “rigoraj germanoj”, kiuj “vivas por labori anstataŭ labori por vivi”, kaj aperas kiel neflekseblaj krudaj gardistoj, ĉar ili defendas samtempe la traktatojn kaj sian propran kapitalisman kadron. La streboj de la sudaj eŭropanoj por regajni flekseblecon de eŭro, kiu ebligus al ili rehavi la inflacio-kvotojn, la publikajn deficitojn kaj la devalutojn sur kiuj estis bazita ilia ekonomio kolizias kontraŭ la kontraŭstaro de la ŝtatoj kaj civitanoj de la nordo, kiuj rifuzas fariĝi alpruntantoj de lasta instanco (angle: Lender of last resort) de siaj sudaj najbaroj.

TAMEN, KVANKAM la landoj de la eŭrozono ne povas konverĝi, ili ankaŭ ne deziras disiĝi, almenaŭ nun; la eksportantaj landoj de norda Eŭropo respektegas la fiksajn devizoprezojn, dum la sudaj landoj deziras kiel eble plej malaltajn interez-kvotojn, kontraŭ kiuj ili konsentos limigon de siaj deficitoj, esperante ke iliaj partneroj estos pli indulgemaj ol la financaj merkatoj. Nuntempe, estas la vico de Germanujo kaj ĝiaj aliancanoj iniciati. En pli longa tempo, neniu povas permesi al si perdi la batalon: la perdanto estus devigata rekonstrui sian politikan ekonomion kaj trairi longan transiro-periodon, necertan kaj tumultan. Tiel, la sudaj landaj estus kondamnitaj starigi la saman labormerkaton ol en norda Eŭropo, kaj la germanoj estus kondamnitaj definitive forlasi sian ŝparo-manion, kiun iliaj partneroj opinias detrua kaj egoisma.

Pro tiu motivo, oni povas konsideri, ke la programo “kvanta fleksebligo” adoptita de la ECB, kiu oficiale celas realtigi la inflacio-kvoton ĝis 2%, enkadriĝas en avantaĝa strategio por la mediteraneaj landoj. Ĝi cetere tuj kaŭzis prez-malaltiĝon de la unusola valuto. Ni memoru, ke s-ro Enrico Letta, dum la mallonga periodo de sia prezidanteco de la itala konsilio (aprilo 2013-februaro 2014), grumblegis kontraŭ la nivelo de tiu “aĉa eŭro”, kiu malhelpis la ekonomian kreskon en lia lando. Problemo: tia malaltiĝo favoras precipe la eksportantajn landojn, kiel Germanujo, kaj neniel plibonigas la situacion de la plej malfortaj ekonomioj. En pli longa tempo, tio eĉ povus estigi tutmondan konkuradon pri devaluto. Kaj se, en Germanujo, la eksportantaj industrioj ne plendus pri kroma plibonigo de sia konkurenckapablo, la ŝparantoj, siaflanke, longe suferus pro negativaj interezkvotoj.

LA DEBATOJ pri la estonto de la eŭropa mon-reĝimo estas tiom moralaj kiom teknikaj; kaj, sur tiu tereno, necesas substreki, ke neniu el tiuj formoj de kapitalismo estas supera al la aliaj. La starigo de kapitalismo en socio, afero pri improvizado kaj kompromiso, neniam plene kontentigas, el kiu ajn vidpunkto oni ĝin rigardas. Tio ja ne malhelpos la defendantojn de ĉiu nacia modelo taksi la aliajn modelojn maltaŭgaj, ĉar la ilia estas natura, racia kaj konforma al la plej altaj sociaj valoroj. La germanoj ne komprenas, ke, kiam ili ordonas al la grekoj reformi sian politikan ekonomion, do sin mem reformi, por definitive forbalai fuŝojn kaj korupton, ili ja postulas de ili anstataŭi la korupton tradicie radikantan en la greka socio per alia: la moderna kaj financigita korupto de la Goldman Sachs-tipo, propra al la nuntempa kapitalismo.

La gravaj ideologiaj kaj ekonomiaj konfliktoj, kiuj disŝiras Eŭropon kaj nutras la naciismojn, ne baldaŭ finiĝos. Supozante eĉ ke la rigor-politiko finfine igos la sudan Eŭropon pli konkurenckapabla, oni taksas, ke ĝi ankaŭ estigos en la debetaj landoj 20% ĝis 30% malaltiĝon de la vivnivelo kompare kun la situacio ekzistanta antaŭ la jaro 2008. Oni trudas al ili tian reĝimon, certigante al ili, ke la liberaligo de la merkatoj plifortigos iliajn ekonomiojn, kiuj tiam povos rekapti sian malfruon kaj redukti la diferencojn de enspezoj; sed temas ja pri ĥimero, se oni konsideras la forton de la akumulitaj avantaĝoj, kiuj ekzistas sur tiuj merkatoj*. La regionaj diferencoj, pliprofundigitaj de la rigorpolitiko, devos esti iom post iom nuligitaj danke al politika solvo sine de la eŭrozono, laŭ la modelo de redistribuo adoptita de Italujo favore al la Mezzogiorno kaj de Germanujo por la novaj Länder. Tamen, la proksimume 4% de la malneta enlanda produkto (MEP), destinitaj de tiuj du landoj por tiuj regionoj penas malhelpi la profundiĝon de la interregionaj enspezo-diferencoj*.

*  Kiel montras Thomas Piketty en Le Capital au XXIe siècle, Seuil, Parizo, 2013, la “akumulitaj avantaĝoj” implicas pliriĉiĝon de la riĉuloj kaj malriĉiĝon de la malriĉuloj.
*  Wolfgang Streeck kaj Lea Elsässer, “Monetary disunion: The domestic politics of Euroland”, MPIfG Discussion Paper 14-17, Institut Max-Planck pour l’étude des sociétés, Cologne, 2014, www.mpifg.de

La ekonomiaj malegalecoj estigos konfliktojn inter membro-ŝtatoj de la eŭrozono kaj en ili. La sudaj landoj postulos kresko-programojn, “eŭropan Marshall-planon”, regionajn politikojn por helpi ilin konstrui konkurenckapablan infrastrukturon kaj materian solidarecon, interŝanĝe kontraŭ sia aliĝo al la unusola merkato kaj ĝenerale al la eŭropa unueco. La nordaj registaroj povos nur, pro ekonomiaj kaj politikaj kialoj, provizi nur etan parton de la necesaj sumoj*. Kompense, ili postulos rigardorajton pri la maniero, laŭ kiu ilia mono estos elspezata, eĉ se nur pro sia interna politiko: ilia opozicio facile povus akuzi ilin pri fuŝo, klientismo kaj korupto. La sudaj landoj rezistos al la entrudiĝo de la Nordo en ilian suverenecon, samtempe kritikante ĝian avarecon. Germanujo, la plej granda kaj verŝajne la plej riĉa el la membrolandoj, estos mallaŭdata pro sia politika imperiismo kaj sia ekonomia egoismo, sen ebleco ŝanĝi tion: la voĉdonantoj ne lasos sian registaron subteni la sudajn landojn sen kondiĉoj kaj rifuzos financi eŭropan regionan politikon, dum ili jam pagas por la eksa orienta Germanujo.

*  Laŭ taksoj bazitaj sur sperto de Italujo kaj Germanujo, la fonduso-transdonoj necesaj por malhelpi profundiĝon de la enspezo-diferencoj ene de la eŭrozono treege superas la pagkapablojn de Germanujo, Francujo kaj de Nederlando kune. Vd. Wolfgang Streeck kaj Lea Elsässer, jam citita.

Dum kiom da tempo la granda koalicio de s-ino Merkel ankoraŭ kapablos trankviligi samtempe siajn eŭropajn partnerojn kaj siajn voĉdonantojn? Ĝiaj resursoj povus esti baldaŭ elĉerpitaj. La germanaj eksportantaj industrioj kaj iliaj sindikatoj igis la mon-union nepra prioritato kaj, kun la apogo de eŭro-idealisma maldekstro, ili sanktigis la eŭron*. La kancelierino, ĉiam aŭskultanta siajn subtenantojn, eldiris tiun sentencon: “Se eŭro malsukcesas, Eŭropo malsukcesas*.” Ŝi do rezignacie konsentis dolorajn cedojn, aparte kiam la Parlamento voĉdonis la “savplanojn” por Greklando.

*  Eble tie troviĝas malnova reflekso akirita de la germanoj en la postmilita periodo: tendenco konfuzi sian identecon kun sia valuto, aŭ tio, kion Jürgen Habermas kvalifikis “D-Mark Patriotismus” (“patriotismo de la germana Marko”).
*  Parolado ĉe la Parlamento (Bundestag), 7-a de septembro 2011.

La germana registaro — funkcianta kiel plenumkomitato de la eksportantaj industrioj — pretus oferi sin por la pluvivo de la eŭro. Sed la estinta interkonsento favore al la eŭropa integrado fendiĝis. Eŭro-skeptikeco subite aperis. Nova partio, la Alternativo por Germanujo (ApG), minacas la dekstran flankon de la Kristan-Demokratan Union (KDU). (Vd la artikolon de Dominique Vidal). Por rezisti al ĝi, la centrismaj partioj, inkluzive de la social-demokratoj, devas nepre ne cedi al la postuloj de aliaj landoj. Ĝis nun, la fonduso-transdonoj interne de la Unio kaj eŭrozono estis ofte kaŝitaj en eŭropaj regionaj aŭ socialaj fondusoj. Sed la mona unio necesigos — ne nur por “savi” Greklandon, sed ankaŭ kaj precipe post ĝia “savado” - tre grandajn sumojn, do nekaŝeblajn.

DIVERSAJ PLENDOJ deponitaj ĉe la Konstitucia Kortumo provis politikigi Eŭropon kaj alarmi la germanan publikan opinion. Dum periodo, la registaro de s-ino Merkel ŝajnis implice aprobi la inventemon, per kiu la ECB ĉirkaŭiris la malpermeson rekte prunti al la membro-ŝtatoj, kvankam la Bundesbank esprimis fortan indignon. Sed, ĉar la konflikto pri distribuado inter la landoj de la eŭrozono estos baldaŭ kronika problemo, la politika kaj ekonomia kosto de la mona unio eble fariĝos tiom enorma, ke la registaro ne plu povos ĝin kaŝi, nek defendi, precipe en kunteksto, kie la germana loĝantaro estas kruele elprovita de la buĝeta rigorpolitiko.

Kvankam Germanujo sanktigas eŭron, ĝi principe povus bone vivi sen ĝi. Por ekvilibrigi la ekonomiajn rezultojn, eble preferindas redoni iun monan suverenecon al la eŭropaj landoj kaj lasi pli grandan liberecon al la sudo (kaj la sud-oriento, kiu esperas eniri la zonon), anstataŭ resti en la kadro de la ununura valuto. Duboj pri la viveblo de tiu reĝimo komencas kreski, inkluzive en Germanujo. Eĉ supozante, ke la germanoj pravas pensi, ke en iuj cirkonstancoj rigorpolitiko favoras la ekonomian bonfarton, ni ne devas forgesi, ke praktike ĝi plene sukcesis nur kiam ĝi estis akompanata de devaluto de la nacia devizo*.

*  Mark Blyth, Austerity. The History of a Dangerous Idea, Oxford University Press, Nov- Jorko, 2013.

FAKTE, LA KOHERECO de la eŭrozono de nun baziĝas nur sur la timo de la eblaj konsekvencoj de ĝia eksplodo. Sed tio eble ne plu sufiĉos por konvinki la germanajn voĉdonantojn daŭrigi vivteni la monan union. Fronte al la kresko de naciismo, la politikaj elitoj eble taksos preferinde ne plu identigi la eŭron al Eŭropo kaj aŭskulti la ekonomikistojn, kiuj, pli kaj pli multnombre, inkluzive en Germanujo*, rekomendas pli flekseblan kaj malpli unuecan mon-reĝimon, proksiman al la Eŭropa Mon-Sistemo de la 1980-aj jaroj*. Tiu elekto verŝajne ne estos miraklodona, sed ne ekzistas ideala solvo en kapitalisma ekonomio suferanta multajn internajn kontraŭdirojn. La germanaj eksportadoj eble suferos dum kelka tempo, sed la sorto de la impostpagantoj kaj la reputacio de ilia lando ĉe ĝiaj najbaroj estos verŝajne plibonigitaj.

*  Vd Heiner Flassbeck kaj Costas Lapavitsas, Against the Troika. Crisis and Austerity in the Eurozone, Verso, Londono kaj Nov-Jorko, 2015.
*  Vd Frédéric Lordon, “Ĉu eliri el la eŭro?”, Le Monde diplomatique en esperanto, aŭgusto 2013.

S-ino Merkel montris sin kapabla radikale ŝanĝi sian pozicion pri nuklea energio. Oni ne povas ekskluzivi, ke ŝi eble restos en la historio kiel la kancelierino, kiu estos liberiginta Eŭropon de ununura valuto, fariĝinta komuna premsonĝo.

Wolfgang Streeck


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ideologioj ŝanĝiĝantaj, aliancaj surprenantaj

Kiel eviti la politikan konfuzadon

Per sia aserto, ke “s-ino Le Pen [la prezidant-kandidato de la franca ekstrem-dekstro] parolas kiel komunista flugfolio de la 1970-aj jaroj” s-ro François Hollande [la prezidanto de Francujo, de la Socialista Partio] kontribuis al la konfuzo de la politikaj orientiloj en Francujo. La multiĝo de aliancoj inter ŝtatoj, kiu estas inter si apriore kontraŭaj pri ĉio, faras ankaŭ la internaciajn rilatojn malfacile kompreneblaj. Kaj la informaĵoj sin sekvas ĉiam pli rapide, kio kreskigas la ĝeneralan konfuzon. En tia ĥaosa kunteksto, kiel eviti la retiriĝon en la identecon kaj kiel klarigi la esencajn aferojn?

PLI OL KVAR jarojn post la komenco de la arabaj ribeloj kaj la planedvastaj manifestacioj kontraŭ la kreskego de la malegalecoj ‒ de “indignantoj” ĝis Occupy Wall Street — la foresto de tujaj rezultoj kaj la perdo de klaraj orientiĝoj malkuraĝigas la ardajn dezirojn transformi la socion kaj la mondon. Seniluziiĝo esprimiĝas ekzemple tiel: “Ĉu ĉio ĉi por tio?” Malnovaj partioj disfalas aŭ ŝanĝas sian nomon, strangaj aliancoj multiĝas, kio perturbas la atenditajn politikajn kategoriojn. Ruslando denuncas la “faŝistojn de Kiveo”, sed akceptas en Peterburgo kunvenon de la eŭropa ekstremdekstrularo; Francujo alterne faras virtajn proklamojn pri la demokratio kaj pli forte subtenas la saud-araban monarĥion; la Nacia Fronto [ekstremdekstra partio en Francujo, FN] gratulas sin pro la elekta venko de radikala maldekstro en Ateno.

La komunikila maŝino amplifikas tiun perturbadon tiom pli nature kiom ĝia ritmo akceliĝas, en situacio, en kiu ĝi jam ne scias produkti ion alian ol mallongspirajn punktojn kapablajn kapti la atenton kaj veki skopofilion, apatian kompaton, timon. La ekstremdekstro kaj la religia fundamentismo tiam profitas la ĝeneralan konfuzegon. Kiel rivalaj batalantoj de la “kolizio de la civilizacioj” ili disvastigas nostalgion je reveno al universo de tradicioj, de obeo, de kredo. Ili defendas socian ordon same kneditan kiel rigidigitan de la kulto de identeco, de la tero, de milito, de mortintoj.

Ie kaj tie, provoj de transiro, de elsaviĝo, stumblas, kiel en Grekujo, super kompakta bloko de malbonvolo kaj de malpermesoj. La koncernaj interesoj estas potencaj; la batalo, nepre malegaleca. Eliri el la kaptilo bezonus klaran vidon al la skuendaj sociaj fortoj, al la aliancanoj gajnendaj por la celo, al la prioritatoj sur kiuj fondi agon.* Nu, pri la ĉefaj orientiĝoj, kiuj armis la estintajn emancipajn batalojn — dekstro kaj maldekstro, imperiismo kaj progresismo, etno kaj popolo — ŝajnas aplikebla pli ol iam ajn observo de la verkisto Jean Paulhan: “Ĉio certe estis dirita. Se la vortoj ne estus ŝanĝinta sian sencon, kaj la sencoj ne siajn vortojn.”

*  Vd “Strategio por rekonkero”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2013.

Francujo montras apartan ekzemplon. De kiam la FN fariĝis unu el la precipaj partioj de la lando, la temo de “tripartiismo” rejuniĝis. Tamen kun eta detalo: origine (1944-1947) la vorto celis du partiojn, kiuj difinis sin marksismaj, kaj trian maldekstre centran* ...

*  La Franca Komunista Partio (PCF), la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) kaj la Popola Respublikana Movado (MRP).

La aktuala triopa ludo lanĉis konkuron de mikskonfuzado, en kiu ĉiu protagonisto pretendas ke la du aliaj estas, almenaŭ kaŝe, ligitaj kontraŭ li. “UMPS” [miksaĵo de UMP kaj PS], ripetas la FN. “FNPS” [miksaĵo de FN kaj PS], rebatas s-ro [?Nicolas Sarkozy] . “UMPFN” [UMP kaj FN], korektas multaj maldekstraj gvidantoj. La nebuloj ŝajnas des pli nepenetreblaj ke neniu el tiuj tri atribuadoj estas tute nefundita. “Pri ekonomio, la politiko de François Hollande [la prezidanto de Francujo, de la socialista (socialdemokrata) partio PS] estas la sama kiel tiu de Nicolas Sarkozy*, koncedas ekzemple s-ro Arnaud Montebourg, socialista eksministro, kies sagaco dekobliĝis post lia eligo el la registaro, lastjare en aŭgusto. La Unio por popola movado (UMP) kaj la Socialista Partio (PS) donas la impreson, ke ili alfrontiĝas en Francujo, sed neniu el ili pridubas la grandajn ekonomiajn kaj financajn parametrojn fiksitajn de la Eŭropa Unio, de kiuj dependas preskaŭ ĉio.

*  Les Echos, Parizo, 1-an de aprilo 2015.

Ĉu granda koalicioj de la moderuloj, kiel en Germanujo aŭ en Italujo, ne fine klarigus la situacion? Unu el la gvidantoj de la franca dekstrularo, s-ro Alain Juppé, proponis la ideon: “Eble oni devos iam pensi kiel fortranĉi la du ekstremojn, por ke la saĝaj homoj regu kune kaj lasu la du ekstremojn flanke, la dekstran same kiel la maldekstran, kiuj absolute nenion komprenis.”* Inter tiuj “moderuloj kaj reformistoj de la du tendaroj”, lia aliancano François Bayrou aldonas, ke li “ne vidas grandajn diferencojn”: “Tute ne malfacilas krei tian interkonsenton pri la esenco.”*

*  Le Point, Parizo, 1-an de januaro 2015.
*  Le Point, 9-an de aprilo 2015.

Ĉio estas certe jam dirita ... Jam en 1989 la nuna unua sekretario de la PS Jean-Claude Cambadélis montris sian ĉagrenon: “Malrapide instaliĝas la skeptiko. Iom post iom oni kredas ke, premataj inter la ekonomiaj devigoj kaj la socia malkonsento, la tereno ne plu rekonkereblas. Oni devas ĉasi sur la tereno de la kontraŭulo, kaj ĉar tio estas iom repuŝa, okazas la ĝenerala ‘savu sin kiu povas’.”* Dudek kvin jarojn poste, en ekonomia kunteksto multe pli malbona ol tiam (en 1988 la kreskokvoto estis 4,3 elcentoj; en 1989, 4 elcentoj), la socialistoj en la potenco denove pravigas sian novliberalan deŝoviĝon kaj la abisman malplenon de sia politika projekto per tio, ke ili protektas sin malantaŭ supozata dekstriĝo de la franca socio. S-ro Cambadélis denove lamentis lastan oktobron: “Ĉiuj klasikaj reakciaj temoj revenis: la identeco kontraŭ la egaleco, la libereco por la originaj francoj kaj ne por tiuj, kiuj devenas de enmigrintoj. Tio estas ekstreme grava.”* Jen fascina konstato de fiasko.

*  Interveno de la 16-a de decembro 1989 en la kolokvo de la PS “Kie estas niaj ideologiaj malkonsentoj?”
*  “Questions d’info”, LCP, 15-an de oktobro 2014.

Sed ĉu miri pri tio? Anstataŭ forturni la reakcian fulmon, la politiko de la “moderuloj” altiras ĝin kvazaŭ fulmsuĉilo same tiom kiom ĝi malsukcesas de jardekoj. Anstataŭ proponi alian kolektivan estontecon ol la promeson de novaj pentopunoj rekompencotaj per duona poento da kroma kresko. Jim Naureckas, direktoro de usona progresema gazeto, observas similan perdon de orientiĝo en sia lando post la supreniro de la Tea Party: “La centrismo funkcias kiel ideologio nur se vi pensas ke la aferoj iras sufiĉe bone kaj bezonas nur etajn ŝanĝojn. Alie, se vi pensas ke necesas gravaj transformoj, tiam, anstataŭ esti “pragmata”, la centrismo estas kondamnita al fiasko.”*

*  “Centrist anxiety at the “New York Times””, FAIR, 2-an de februaro 2015, www.fair.org.

Kaj ne ĉiam — oni ja bone vidas tion — profite al progresema opcio. Tiun eblecon montras la aktuala situacio en Grekujo: socialliberala partio, la Pasok reduktita de 45 elcentoj al 5 elcentoj en kvin jaroj, dum la rezulto ĉe la elektoj de Sirizo kreskegis. Tio povus okazi, en malpli granda skalo, en Hispanujo. Sed aliaj socialdemokrataj partioj rezistas pli bone. En Italujo ekzemple, s-ro Matteo Renzi profitis de la ĝenerala konfuziĝo por sukcesi ĉe la elektoj (40,8 elcentoj ĉe la eŭropaj elektoj de majo 2014) ludante la rolon de la ribelulo en la centro de la sistemo. Ne vere por transformi ĝin, ĉar la politiko de s-ro Renzi nur submetiĝas al la itala mastraro, sed por modifi ĝian formon, la stilon: junularo, kontraŭreguleco, laŭgeneracia retoriko kiel Tony Blair, kiu kondamnas la “privilegiojn” de la protektataj salajruloj, ŝajnigante zorgemon por la junuloj, kondamnitoj, kun provizoraj laborkontraktoj. La gvidantaj elitoj ĉiam strebas dividi la popolajn klasojn surbaze de nacieco, religio, generacio, vivmaniero, kulturaj preferoj, loĝloko.* Kaj satigi la publikan debaton per tio, por ke tiuj polusigoj estu novaj politikaj identecoj, kiuj prezentas nenian danĝeron por la socia ordo.

*  Vd Benoît Bréville kaj Pierre Rimbert, “Une gauche assise à la droite du peuple”, Le Monde diplomatique, marto 2015.

La sukceso de la FN devenas el tiu konfuzigo kaj samtempe ampleksigas ĝin. Ĝia retoriko miksas etnan naciismon (la “nacian preferon”), kiu delogas la dekstran elektantojn, kun socialaj proklamoj normale defendataj de la maldekstro. Tiu ĉi, baziĝante sur la demandoj de identeco, de islamo, de enmigrintoj — ĉie ĉeestaj en la publika debato — pretendas, laŭ la eksa ekologiista ministrino Cécile Duflot, ke “estas jam nur paperfolio inter Nicolas Sarkozy kaj Marine Le Pen”.* Sed la prezidinto de la respubliko [Sarkozy] malakceptas tian analizon kaj insistas pri la esenca aspekto kiu, laŭ li, kontraŭdiras tion: “S-ino Le Pen, kiam oni diras, ke ŝi estas ekstremdekstra, tio estas mensogo. Ŝi havas la ekonomian programon de la ekstrem-maldekstro. [...] Ŝi proponas precize la samajn disponojn, nome pri la minimuma salajro kaj pri la pensio, kiel s-ro Mélenchon.”* S-ro Sarkozy parigas ankaŭ s-inon Le Pen kun la PS: “Voĉdoni por la FN dum la unua baloto signifas venkigi la maldekstron ĉe la dua. Jen la FNPS.”*

*  Le Monde, 1-a de aprilo, 2015.
*  TF1, Journal de 20 heures, 17-an de marto 2015. — S-ro Ménenchon estas la gvidanto de la maldekstra partio “La Gauche” [“La Maldekstro”], aliancita kun la Franca Komunista Partio (PCF). -vl
*  Le Figaro, 2-an de marto 2015.

Kion precize volas tiuj elektantoj de la FN, pri kiuj zorgas sin tiom da konkurantoj? Ili estas ofte devenaj el popolaj medioj kaj amase apogas forlason de la eŭro kaj revenon al la franko (63 elcentoj), ili deklaras sin multe malpli favoraj al la forigo de la solidar-impostoj por riĉaĵoj ol tiuj de la UMP (29 elcentoj kontraŭ 52 elcentoj) kaj pli favoraj al restarigo de la pensiiĝo je 60 jaroj (84 elcentoj) ol la UMP-elektantoj (49 elcentoj). La elektantoj de ambaŭ partioj, male, samopinias pri la temoj de drasta redukto de la nombro da enmigrantoj kaj de malpermeso de la vualo en la universitato.*

*  Enketo de la IFOP-Le Figaro Magazine de la 3-a de aprilo 2014 kaj enketo Cevipof-Le Figaro de la 8-a de aprilo 2014.

Do, ĉu dekstriĝo de la franca socio? La vorto “konfuzego” taŭgas sendube pli bone por situacio, en kiu la maldekstra elektantaro malmobiliziĝas, ĉar ĝi sentas sin perfidita de politiko ... dekstra. Kaj en kiu preskaŭ la duono de la apogantoj de la FN volas, “ke la kapitalisma sistemo estu profunde reformota” kaj proponas “starigi la socialan justecon per tio ke oni prenas de la riĉuloj por doni al la malriĉuloj”.* La historio abundas je tiaj kazoj de pravaj protestoj devojigitaj pro manko de taŭgaj politikaj akceptoj. La internacia politiko ankaŭ ne faras la mondon konebla. Speciale por tiuj, kiuj ankoraŭ pensas, ke la kompaso de la grandaj principoj — demokratio, solidareco, homrajtoj, kontraŭimperiismo ktp — diktas la diplomatian ludon, dum tiu ĉi estas pli ol iam ajn determinata de la ŝtataj interesoj. Cetere, eĉ en la malvarma milito, la socialisma Pollando liveris karbon al la Hispanujo de Franko, kaj tiel helpis la ekstremdekstran diktatoron rompi strikon de ministoj en Asturio. Kaj la Ĉinujo de Mao Zedong flegis bonegajn rilatojn kun grupo da porusonaj tiranoj. Simetrie, kiam la Sovetunio okupis Afganujon, la ĝihadistoj tie estis armitaj de la Blanka Domo kaj tenere fotataj de la [franca] Figaro Magazine ...

*  Respektive 47% kaj 45%. Enketo Cevipof-Le Figaro, verko cit.

Ĉu la mondo do fariĝis pli surpriza ĉar hodiaŭ Usono helpas Iranon en Irako, agas kontraŭ ĝi en Jemeno kaj intertraktas kun ĝi en Svislando (vidu la artikolon p. 4)? Aŭ ĉar la Socialisma Respubliko Vjetnamujo kalkulas kun la usona militŝiparo por bremsi la hegemoniajn tentojn de la Popolrespubliko Ĉinujo? Envere la ŝtatoj preskaŭ ĉiam provis jen seniĝi je la ĉirkaŭbrako de tro potenca protektanto, jen malinstigi atakon de kontraŭulo per kontraŭnaturaj aliancoj. Argumentante per la ne tre progresemaj politikaj decidoj de Ruslando kaj de Ĉinujo por riproĉi al la greka ĉefministro ke li esploras en Moskvo aŭ Pekino la eventualajn rimedojn por eliri el la financa premilo de la Eŭropa Unio estus, sekve, konduto morala. Kaj ĝi kondamnus al senpoveco ĉiujn landojn, kiuj ne povas dependigi sian savon de la solidareco de monda politika komunumo kiu nuntempe ne vere funkcias.

Dum jardekoj, la maldekstruloj vidis plej indulge la ŝtatojn, kiuj batalis kontraŭ la okcidenta imperiismo, des pli ke la socia reĝimo de la ribelaj nacioj rompis kun tiu de Usono kaj skuis la multnaciajn konzernojn. Nuntempe tio fariĝas tre malofta; preskaŭ nenia teritorio troviĝas ekster la regado de la kapitalismo. Do, prefere paŝi per la du piedoj, sed unu post la alia ... Tio signifas kuraĝigi la rezistadojn kontraŭ la hegemonio, kiam ili malfermas la internacian ludon, multigas la nombron da opcioj por la disidentoj, kiuj sekvos. Sed ankaŭ kompreni, ke la apogo al ŝtatoj kiuj batalas kontraŭ la premoj de la grandaj potencoj ne devigas subteni nek senkulpigi iliajn ceterajn politikajn kaj sociajn decidojn. La tempo de aŭtomataj solidarecoj kaj de sistemaj opozicioj pasis. Tiu komforto ĉesis.

“Ĉu vi ne volas plu klasojn, nek ilian batalon? Vi havos la plebojn kaj la sennomajn amasojn. Ĉu vi ne volas plu la popolojn? Vi havos la bandojn kaj la tribojn”, avertis la marksisma filozofo Daniel Bensaïd.* En la landoj, kie la politiko dum longa tempo servis kiel sekulara religio — kun siaj ritoj, sia liturgio, siaj misteroj —, la malaltiĝo, kiun ĝi suferis (malmultiĝo de la elektoj, merkatigo, korupto, transiroj de politikistoj en komercon) ne povis alie ol eksciti la pasiojn aliloke. Nu, la kredo kaj etneca vido de la nacio havas la komunan econ ke ili liveras sufiĉe simplan rimedon por klarigi al si la mondon, kun skemo kiu ne facile renversiĝas post ses monatoj. Sed akcepti ke la religia aŭ kultura aparteno estas la identiga ŝlosilo de socio sen alia orientiĝo, tio faras la plej multajn politikajn aliancojn kaj sociajn konverĝojn problemecaj (aŭ simple maleblaj).

*  Daniel Bensaïd, Eloge de la politique profane, Albin Michel, kol. “Bibliothèque Idées”, Parizo, 2008.

Ĉe tio, la plej reakciaj frakcioj de la socio povas venki: okcidenta dekstrularo kiu, nome de la kristanaj valoroj de la Malnova Kontinento, eĉ nome de laikeco kiun ĝi longtempe persekutis, faras kulturan militon kontraŭ islamo de la malplimulto; islamaj fundamentistoj kiuj kunigas rifuzon de la sekvoj de la koloniismo kun akuzo de progresema heredaĵo el la klerismo. En Eŭropo, la rezulto de tia alfrontiĝo certas; nur halucina romanverkisto kiel Michel Houellebecq povas imagi, ke tio kondukus al venko de la islamistoj.

Ĉu estas do la efiko de memmortiga malespero de frakcio de la radikala maldekstro, aŭ la sekvo de la socia kaj politika izoliĝo de ĝiaj plej universitataj partoj, se la eroj de tiu identeca retoriko nun aŭdiĝas? En interparolado aperinta en revuo por ekstremmaldekstraj intelektuloj, la proparolantino de la Partio de la Indiĝenoj de la Respubliko (PIR), s-ino Houria Bouteldja, ĵus parolis pri la miksitaj geedziĝoj kaj proponis ke “oni solvu la problemon per konvertiĝo” ... “La senkoloniiga perspektivo, klarigas ŝi, estas unue, ami nin mem, akcepti nin, edzinigi islamaninon aŭ edzigi islamanon, nigrulinon aŭ nigrulon. Mi scias, ke tio ŝajnas esti malprogreso, sed mi certigas vin ke ne, ke tio estas paŝo de giganto.” Sendube, sed unu el la paŝoj kiuj kondukas al la konstanta disdivido de la popolaj kategorioj de la loĝantaro, al rasa aŭ religia disigo kaj al la “kolizio de la civilizacioj”.

Demandite de Le Figaro por scii “kion diri al 20-jara junulo”, la eseisto Michel Onfray* respondis jene: “La ŝipo sinkas, restu eleganta. Mortu stare.” Aliaj opcioj ekzistas, malpli cinikaj aŭ malpli malesperaj. Ili konsistas en: komenci batalojn, nedisigeblajn por la ekonomia demokratio kaj por la politika suvereneco. Ilia rezulto povas hodiaŭ ŝajni des pli malcerta, ke tro da temoj forturnas nin de tio, kiujn ni ne regas. Sed la sorto de Grekujo rekondukas nin al tio.

*  De tiu aŭtoro ekzistas en Esperanto la libro Michel Onfray (Mikaelo Onfrajo): Traktaĵo pri ateologio. Fiziko de la metafiziko, Eldona Fako Kooperativa de SAT, s.l., 2010, 185 p., ISBN 978-2-918053-03-3. -vl

Ĉu ekonomia demokratio? Necesas antaŭ ĉio ĉirkaŭbari kaj poste ĉesigi la potencon de ĉantaĝo, kiun la kapitalo praktikas al la socio.* Projekto dum longa tempo asociita al la maldekstro, kvankam, dum la Liberigo, centrista partio kiel la Popola Respublikana Movado (MRP) ankaŭ deklaris esti “kontraŭ la kapitalismo, kiu rezervas la ekonomian decidpovon nur al la posedantoj de la kapitalo kaj kiu organizas la homajn rilatojn surbaze de la supereco de la kapitalo”.*

*  Vidu Frédéric Lordon, “La maldekstro ne povas morti” , Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2015 art.
*  Citita de Mario Einaudi kaj François Goguel, Christian Democracy in Italy and France, University of Notre Dame Press, 1952.

Ĉu politika suvereneco? Tiu estas la altvalora havaĵo kiun la Eŭropa Unio volas krevigi, kiam temas pri grekoj. Antaŭ nelonge, s-ro Sarkozy gratulis sin, ke s-ro Alexis Cipras, tuj post esti elektita, “forglutis siajn elektokampanjajn promesojn” kaj “surgenuiĝis”.* Kun peto de anonimeco, oficialuloj de la eŭrozono esprimis sin kun sama takto. Ili postulas, ke la greka ĉefministro ŝanĝu la partneron de plimulto kaj la politikon, se li volas ŝpari al sia lando financan sufokiĝon. “Tiu registaro ne povas transvivi”, jam decidis unu el ili.* Tamen, kun la escepto de ŝtatrenverso, tiu speco de verdikto troviĝas ankoraŭ en la suvereneco de la greka popolo. Do, al ĉiu, kiu sentas sin senhelpa en mondo kun konfuzitaj orientiĝoj, jen batalo farenda, simpla, justa, universala kaj frateca. Ĝi estas des malpli anticipe perdita, ke ĉiu komprenis, ke ĝi resumas preskaŭ ĉiuj aliajn.

*  Le Figaro, 2-an de marto 2015.
*  Financial Times, 6-an de aprilo 2015.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tutmonda sukceso por nekompleta analizo

Kun Thomas Piketty, la kapitalo ne estas en danĝero en la dudekunua jarcento

Kiam vendiĝas centmiloj da ekzempleroj de longa kaj peniga verko pri ekonomiko en Usono, Eŭropo kaj Ĉinio, tio indikas ke ĝi kaptis la spiriton de la epoko. Kaj tiel estas rilate al ‘La Kapitalo en la Dudekunua Jarcento’ de Thomas Piketty pri la kreskantaj malegalecoj de la mondo. Ĉu kaj lia analizo, kaj la solvo kiun li proponas, reflektas la miopecon de la maniero laŭ kiu ni rigardas la ekonomion?

Tutmonda reputacio, kiel tiu de Thomas Piketty, devus ne sufiĉi por malhelpi ke oni faru al li iujn politikajn demandojn. Eĉ pli precize, ni faru kelkajn demandojn rilate al iu trompo kiu estas kaj intelekta kaj politika kaj pri kiu la plej certan indikon donas, nerekte, la senprecedenca unuanimeco en la amaskomunikiloj, en si mem sugesto pri kompleta nenoceco, kiel ĉio kion ĝi elektas prihimni pasie. Vere, “La mond’ en fundament’ ŝanĝiĝos” kiam Libération, L’Observateur, Le Monde, L’Expansion, kaj ankaŭ la New York Times, la Washington Post ktp. komune ekstaziĝas pri tia grava afero. Sendube inspirite de siaj propraj kaŝitaj - kaj neprogresemaj - motivoj, la anglosaksa financa gazetaro ĝis nun estas la sola kiu restis kalma. La Financial Times, ekzemple, pridubis la fideblecon de la donitaĵoj de Piketty, kaj Bloomberg, precipe, eldonis bildon de Thomas Piketty ĉirkaŭata de steloj kaj rompitaj koroj laŭ la maniero de popkantisto, humura analogo de la grupismo praktikata de Le Monde kaj L’Observateur, sed en ilia kazo ĝis la plej alta grado kaj tute serioze.

Ĉiaokaze, oni devas agnoski ke nur cedema gazetaro tia ĉi povus nomi “evento” la nomadon de iu aŭtoro kiel “la Markso de la dudekunua jarcento”, aŭtoro kiu aŭdacis titoli sian libro, La Kapitalo sen, kiel li mem konfesis, iam ajn legi eĉ unu linion de Karlo Markso ĝenerale kaj precipe de lia Das Kapital, proponas neniun ajn teorion de kapitalismo, kaj inkluzivas neniun politikan projekton por defii ĝiajn fundamentojn*.

*  Vidu Russell Jacoby, ‘Thomas Piketty ou le pari d’un capitalisme à visage humain’, Le Monde Diplomatique, aŭgusto 2014.

Ĉi tiu senpripensa festado tamen ne igu nin ignori la multajn meritojn de la libro. Ĉiuj recenzintoj estis impresitaj de la skalo kaj kvalito de ĝiaj statistikaj esploroj, kaj prave. Oni povus ankaŭ trovi ke la ĉefa kvalito de la libro de Piketty estas alie: ĝi estas ... libro, tio estas, tiu afero kiun ekonomikistoj tute forgesis kiel verki sub la premado de la neceso publikigi siajn esplorojn, kio devigas ke ili pliigu sian produktadon de rutinaj teknikaj referaĵoj tiel fakecaj ke ili estas nekompreneblaj kaj kiuj devas ne superi la dek kvin paĝojn kiujn la scienculaj revuoj akceptos. Sed La Kapitalo en la Dudekunua Jarcento* estas la milpaĝa produkto de neŝancelebla klopodo dek-kvin-jara. La utileco de la sociologiaj fakoj eble plej evidentas kiam ili kontribuas tiel solide bazitajn faktojn al la politika debato.

*  Thomas Piketty, “Le Capital au XXIe siècle”, Seuil, Parizo, 2013.

La plej bona metodaro de la mondo, tamen, ne pravigas fundamentan trompon, tiel evidentan ke ĝi pasis nerimarkite, kaj kiun la titolo mem reliefigas: La Kapitalo. Piketty diras, ke li parolos al ni pri la kapitalo. Li scias ke tre konata aŭtoro verkis libron pri ĉi tiu temo antaŭ li. Sed negrave, li ŝajne pensas, mi kapablas elfari tion. La rezulto, bedaŭrinde, ja gravas. Oni certe povus, se oni volus, titoli novan libron Kritiko de la Pura Racio, sed ne se la libro temas pri sanigaj produktoj el plantoj!

Kio do estas la kapitalo? Piketty, kiu “neniam vere provis legi* la tiuteman libro de Markso, nur donas la plej supraĵan koncepton pri ĝi: resume, la kapitalo estas valoraĵoj, la riĉaĵo de la riĉuloj. Sed por Markso, la kapitalo estas io tute alia: ĝi estas maniero de produktado, tio estas, socia rilato. Socia rilato kompleksa kiu, al la mona rilato de simplaj komercaj ekonomioj, aldonas - kaj jen la kerno de la afero - la salajran rilaton konstruitan sur la bazo de la privata proprieto de la produktiloj, la jura fikcio de la “libera” laboristo, individuo kiu estas, tamen, tute senigita je la ebleco produkti sian propran materialan ekziston kaj sekve estas ĵetita en la laborfortan merkaton kaj, por supervivi, estas devigita dungigi sin kaj submetiĝi al la regadoj de la firmaestroj en rilato de hierarkia subiĝo.

*  Ĉar “ĝi estas tre malfacile legebla”. Intervjuo, The New Republic, Vaŝingtono, la 5a de majo, 2014.

Jen kio estas la kapitalo, kaj ne sole la Listo de Riĉuloj de Forbes. Komprenata laŭ sia mallarĝe financa formo, la kapitalo sendube efikas sur ordinarajn individuojn per sia obscena spektaklo de malegalecoj de riĉeco. Komprenata kiel maniero de produktado kaj kiel socia rilato, precipe la rilato salajra, ĝi efikas sur ilin multe pli profunde per la servuteco en kiun ĝi enfermas iliajn vivojn mem dum ok horoj da laborado, nome duono de iliaj maldormaj horoj. Superfluaj laboristoj verŝajne ne estas tiom naŭzitaj de la senhonta paradado de la valoraĵoj de la riĉuloj kiom profunde afliktitaj de tio, ke iliaj vivoj estas prirabataj laŭ la fera principo de la valorigo de la kapitalo*. Kaj estas la sama por tiuj dungitoj kiuj silente suferas la tiranecon de la produktivo, la senkompatan mobilizon en la servo de profitado, la konstantan minacon de forlokigo kaj restrukturado laŭ la ekzemplo de France Telecom, la persista sensekureco, kaj la ĝeneraligita perforto de rilatoj ene de la firmao. Oni ne trovos eĉ spureton de ĉio ĉi en La Kapitalo de Piketty.

*  La valorigo de la kapitalo: la asigno de sole financa valoro al la kapitalo, sendepende de la produktado de varoj kaj servoj - ml

La formo kaj intenseco de ĉi tiu servuteco, bedaŭrinde forgesita de la Markso de la dudekunua jarcento, estas reguligata laŭ la specifaj historiaj parametroj laŭ kiuj la kapitalismo realigas sin ĉar, en la praktiko, ĝi ne tiom estas la kapitalismo sed sinsekvo de historiaj atingoj. Ĉi tiuj estas ĉenoj de eventoj neapartigeble ekonomiaj kaj politikaj kiuj en tia aŭ alia formo ĉiufoje relanĉas la kurson de la kapitalismo en nova direkto. Sed Piketty estas nesufiĉe preparita por preni ĉi tiun perspektivon kiu estas, tamen, la sola metodo por ekvidi tion, kio estas pure politika en la historia dinamiko de la kapitalismo.

Ni komencu per lia pasio por la tre longatempa perspektivo, sendube bonvena kiam oni konsideras kiel sensciaj pri la historio kutime estas ekonomikistoj, sed perspektivo kiu ne estas, ĉi-kaze, senproblema. Ĉar kvankam tempodaŭro de jardekoj, ekzemple, proponas perspektivon trafan kaj tre instruan, tre longaj periodoj ĝis miloj da jaroj, aliflanke, necesigas la konstruon de sensignifaj statistikaj artefaktoj kaj de grandegaj anakronismoj. Evidenta ekzemplo de la “ekonomikista penso” - tia, kia montras neŝanceleblan memfidon - estas grafikaĵo titolita Postimposta rentumo el kapitalo kompare kun kreskoprocento, de la pratempo ĝis hodiaŭ’ (p. 765), kvazaŭ la konceptoj de malneta interna produkto (MEP), la kapitalo kaj la postimposta rentumo povus havi ajnan signifon en la antikveco, aŭ eĉ antaŭ la dekoka jarcento. Jen ekzemplo de ekonomikista absurdaĵo kvintesenca kiu interpretas iujn kategoriojn kiel universalajn ĉar ĝi ne povas vidi ke efektive ili estas ŝancaj - kaj lastatempaj - kreitaĵoj de la historio. De unu ekstremo al la alia, ironie kaj paradokse, estas tial ĝuste kiam la ekonomikisto ŝajnas esti historiisto, sed ekfalas en la troan longatempon, ke li montras kiel senscia li estas pri la historio kaj pri la vera historieco de sia traktata temo.

Sed la longega tempodaŭro ne nur havas la malavantaĝon de senbridaj anakronismoj. Ĝi ankaŭ pliigas la riskon de senpolitikigo, vidata kiam eventoj daŭrantaj kelkajn jardekojn estas prezentataj kvazaŭ ili estas negravaj fluktuadoj sur la skalo de jarmiloj. Ĉar estas la jardeko kiu estas la koncerna tempodaŭro de la politika agado kaj laŭ kiu homoj juĝas siajn vivkondiĉojn kaj sian kapablon fari ion pri ili - koncerna tempodaŭro kiu, se oni ignoras ĝin, fariĝas nenio pli ol nepercepteblaj vibroj de mezurilo nombranta la pasantajn jarcentojn.

La tento de “leĝoj”

Iuj kontraŭargumentos ke Piketty plejparte koncentriĝas pri la dudeka jarcento. Jes, sed li volas apliki loke tiujn samajn universalajn “leĝojn” kiujn li kredas ke li estas povigita apliki al la kapitalismo dum ĉiuj epokoj, ĉi tiu stranga kapitalismo “de nememorebla tempo”. Sed ankoraŭ estas simptomo, eble la plej tipa, de la formoj de ekonomikisma penso imagi, ke oni povas enfermi la kurson de la kapitalismo ene de senŝanĝaj kaj transhistoriaj leĝoj simple modulataj de fluktuadoj kies principo neniam estas klare specifita. Revante ke ili estas kuracistoj por la socio, ekonomikistoj ĉiam cedas al la tento formuli sciencajn “leĝojn”, “leĝojn” de la ekonomio kaj de la kapitalismo, ĝuste kiel la universala leĝo de gravito, por ŝajnigi ke - estante de egala statuso - la unuaj regas la ordon de aferoj same kiel la lasta certigas ke objektoj falas al la tero. Kompreneble, Piketty ne - aŭ ankoraŭ ne - estas tiel naiva. Sed la fakto, ke li ankoraŭ estas delogata de ĉi tiu tento, rivelas aparte forte la ĉieecon de la formoj de la ekonomikista penso, akumulita eĉ en tiuj, kiuj asertas ke ili estas rompintaj kun la ekonomikismo, eĉ se malfrue.

Ĉiaokaze, transhistoriaj leĝoj de la kapitalismo ne ekzistas, eĉ en la verko de Piketty, en kiu liaj du “fundamentaj leĝoj de la kapitalismo” estas nur kontadaj ekvacioj. Oni trovas anstataŭe la historian kurson de la kapitalismo kiu sekvas unikajn instituciajn formojn kiuj ŝuldas siajn sinsekvojn plejparte al politikaj procedoj, kaj el kiuj ĉiu portas specialajn proprecojn rilate al la formoj de servuteco kiun la kapitalo - kaj ne la riĉeco - trudas al la laboro.

Estas bele kaj bone ripeti foje-refoje en mil paĝoj ke malegaleco pliiĝas kiam ‘r’ (la profitprocento) superas ‘g’ (la kreskoprocenton), sed ĉi tio restas sensignifa ĝis kiam oni detalos la determinaĵojn de la profitprocento kaj la kreskoprocento propraj al ĉiu periodo. Ĉar ĉiu periodo havas siajn proprajn karakterizaĵojn, laŭ la apartaj formoj de siaj strukturoj, la rezulto de politikaj luktoj kaj, por paroli senkaŝe, klasbataloj. La kialo estas tio, ke 1936* malfermis la vojon, ĉar la liberalaj elitoj de 1920-1930 estis likviditaj, ĉar dungantoj hontigis sin per sia kunlaboro kun la okupanto dum la Dua Mondmilito, ĉar la francan komunistan partion subtenis 25% de la voĉdonantaro, kaj ĉar kapitalistoj timis Sovetunion ĝis nelonge post la Dua Mondmilito. Tiam okazis imponan movadon de institucia sinkronigo post kiam la rilato de la potenco de la kapitalo kontraŭ tiu de la laboro kliniĝis relative favore al la laboro: streĉa regado super la kapitalo, malpliigo de borsoj al plenmano, la forte reguligata internacia konkurenco, la ekonomia politiko orientita al kreskado kaj dungado, regulaj devalutoj: ĉiuj ĉi estigis 5% kreskon kaj devigis la kapitalon konduti sin iom pli dece.

*  1936: la jaro de la formado en Francio de registaro gvidata de la socialisto Léon Blum -ml

Sed kvankam Piketty multfoje mencias “la instituciojn kaj la politikon”, li tute ne vidas ĉi tiun institucian kaj politikan historion sed ĝin anstataŭigas per la efikoj de militoj kaj de pasintaj malkoloniigoj, tio estas, ŝokoj eksteraj sed preskaŭ nedifineblaj kiuj detruis la kapitalon (en la formo de riĉeco) kaj remetis la mezurilojn al (preskaŭ) nulo. Vane oni serĉas la sociajn luktojn, la ĝeneralajn strikojn, la alfrontiĝon inter la kapitalo kaj la laboro kaj iliajn instituciajn sekvaĵojn meze de la bomboj kaj la forcedo de la kolonioj.

Efektive, laŭ Piketty, kapitalismo ne havas historion: ĝi simple respondas al iu leĝo, antikva kaj senŝanĝa, kiu estas loke perturbata de hazardaj eventoj dum ĝi atendas nehaltigeble reaserti siajn longatempajn rajtojn - fiksita kurso en kiu mankas loko por sociaj grupoj konfliktantaj, tio estas, por la reala motoro de instituciaj transformoj.

Sed estas la rezulto de ĉi tiuj disputoj kiu decidas la direktoŝanĝojn de kapitalismo. Kaj kiel tio estis decidita laŭ unu senco post la milito, tio estis decidita laŭ alia senco ekde la finaj 1970aj jaroj. Sed eĉ ne unu vorto pri la ideologia kaj politika Rekonkero fare de la riĉuloj kiuj, perdinte iometon da mono dum kelka tempo, volis regajni ĉion denove kiel antaŭe. Ekzemplo estas la kampanjo de usonaj konservativuloj en la 1970aj jaroj kun la eksplicita celo “retrovolvi” la historion kaj nuligi la socialajn atingojn kiuj ĉiam estas instituciaj atingoj.

Ĉar la kerna demando estas, kiu regas la instituciojn kaj la strukturojn? Kiu havas la potencon ilin fari aŭ refari iusence - proprasence? Ĉi tiuj demandoj, kiuj estas politikaj, neniam leviĝas en libro en kiu nenie troveblas vigla diskuto pri konkretaj aferoj. Kie estas la analizo de la financa malreguligo de la 1980aj jaroj kiu, kiel kutime, submetis komercajn entreprenojn al la postuloj de akciuloj? Kie estas la historio de la centra rolo de socialismaj registaroj de la epoko, nome tiu de la transformo de administrado kaj la egala traktado de la elitoj dekstremaj kaj maldekstremaj, politikaj kaj ekonomiaj? Kie estas la priskribo pri la senbrida liberala drivo de la eŭropa integriĝo post 1984 laŭ la principo de “la libera kaj nedistordita konkurenco”, tio estas, de la perfekta maŝino por detrui altnivelajn socialajn modelojn? Kie la historio de la kanajlaj traktatoj kiuj forprenas de aktivaj ekonomiaj politikoj ĉiun spacon por manovri? Krom se ni devas kredi ke ĉi tiujn aferojn falis el la ĉielo, estas necese klarigi ke ili estis faritaj de homaj manoj, senkonsidere pri kiuj homoj.

Ĉion, kion la kapitalo kiel socia grupo cedis post la milito, ĝi reakiris. Nun ĝi senĉese antaŭenigas sian avantaĝon, helpate kiel kutime de siaj reprezentantoj en la Socialista Partio kiuj volas nepre doni al ĝi ĉion, kion ĝi petas. Estas bele kaj bone resti ene de la nebulo de makroekonomiaj abstraktoj kaj ade ĉanti “r > g”, sed oni ne povas argumenti ke oni kreis ion kompreneblan, des malpli ke oni faris ian “teorian avancon” - kiel iuj ĵurnalistoj laŭdegis ĝin, mirigite ke ili povas partopreni la “veran sciencon.”

Strategio de artifikeco

Piketty malfacile sekvas la fadenon de ĉi tiuj historioj ĉar nenio en lia antaŭa intelekta sperto preparis lin por tio. La kialo: ne estas simpla afero pasi de la statuso de ĉefa ekonomikisto de socialdemokratio al tiu de la Markso de la dudekunua jarcento. Pura produkto de la skolo Rosanvallon*, konsilisto al Ségolène Royal en 2007, Piketty estas unu el tiuj fakuloj kiujn la amaskomunikiloj propagandas kiel “intelektuloj” de anstataŭado, tio estas, ili estas alvokataj por anstataŭi la klaŭnojn nomatajn “la novaj filozofoj”*. Jam en la finaj 1990aj jaroj, forigitaj estis la senkravataj ĉemizoj kaj la taŭzita hararo; la tempo jam venis por fariĝi serioza per ciferoj kaj la scienco, sed antaŭ ĉio sen ideologio. Tio estas, kun ideologio, nome tiu, de iu tutmondiĝo kiu ne estas tro malbona (sed ĉion dirinte kiu povas fari pli bone?), ĉi tiu stampo de rosanvaloniaj elturniĝoj kaj ĉirkaŭparoloj destinitaj por klarigi ke malgraŭ kelkaj neperfektaĵoj - sed “ni havas niajn fakulojn por tio” - oni prave ne ribelu. Kun rimarkinda konsekvenco, la République des Idées de Rosanvallon, eldonejo de la konvena ekspertizo por la intelekta evoluado de la Socialisma Partio, penis por neniam starigi demandojn kiuj povus ekskludi ĝin de la bontona societo. Certe, kaj dum longa tempo, la fokuso estis sur malegaleco, foje eĉ kun amareco pri severaj kondiĉoj en la laborejo. Sed estis la teknikaro kiu estis kulpigita (ĝi evoluas tre rapide), kaj la manko de trejnado ( gravas esti trejnita) dum laŭdata estis la kvalito de superlernejaj esploroj (kio estas memevidenta). La libera komerco kaj ĝia detrupovo? Nenio. La tiraneco de akciula valoro*?Eĉ ne unu vorto*. La efiko de ekstrema liberalismo sur Eŭropo? Nia destino. Sekve, oni povas resumi la politikon de la République des Idées kiel strategion de konstanta artifikeco. Kaj de evitemeco. En la rondo de la seriozuloj, nepriparolendaj estas la maksimumigo de profitoj fare de la amaskomunikiloj kaj de la profitoj de la influo.

*  Pierre Rosanvallon estas franca intelektulo kaj historiisto. Li kreis kaj prezidas ‘La République des Idées’ (la Respubliko de Ideoj), “intelekta laborejo” kaj eldonejo - ml.
*  La termino ‘La Novaj Filozofoj’ (france: nouveax philosophes) temas pri generacio de francaj filozofoj kiu rompis kun Marksismo en la fruaj 1970aj jaroj - ml
*  akciula valoro (la valeur actionnariale; shareholder value): termino kiu supozigas ke la definitiva mezuro de la sukceso de entrepreno estas tiom, kiom ĝi riĉigas akciulojn -ml.
*  Kun la escepto, tipe, de libro de Jean Peyrelevade, kiu tondras kontraŭ la akciula kapitalismo kaj finiĝas per odo al la respondeco.

La financa krizo de 2007 kaj la komenco de la eŭropa krizo en 2010 estigis revigliĝon de tio, kio estis subpremita. Por ke ni ne dronu en senutileco, ni devos priparoli “ĝin”. Sed lerni ekde nulo estas iom malfacile. Mankas refleksoj, estas blindaj punktoj (efektive, la punktoj estis plejparte brilaj, la cetero estis tute nigra), oni ankoraŭ ne lernis diri la ĝustajn vortojn. Tutmondiĝo estis ankaŭ financa tutmondiĝo pri kiu ĉiuj estis indiferentaj, sed malgraŭ tio oni devis agnoski ke ĉio ne estas rozkolora. Surprizo: la ekonomikisto Daniel Cohen, kaj Piketty, post jardekoj da perfekta silento pri la temo, ekkonsciis kaj konsilis nin ke la eŭropa mona integriĝo estis “misa jam de la komenco*. La “fakuloj” ŝajne funkcias dizele: ili klare bezonas tempon por varmiĝi! Sed kio povas vere rezulti el ĉi tiuj malfruaj ĝustigoj? Verdire, nemulto. Intelektaj kaj politikaj sulkoj aperintaj antaŭlonge ne facile malaperas. ‘La Kapitalo’ de Piketty estas sulkoplena. Tio estas videbla en la maniero laŭ kiu li ignoras la socian kaj politikan historion kiu kreis Fordismon kaj poste venkis ĝin en novliberalismo, sed eĉ pli frapante en la lasta parto de la libro, aŭdace titolita ‘Reguligi la Kapitalon’, entrepreno pri kiu oni prave povas diri, se oni volas, ke ĝi decas al la Markso de la dudekunua jarcento, sed riskas pretervole riveli simptomon de la tempoj.

*  “Fundamente, la kaŭzo de la krizo estas la mankoj en la starigo de la eŭrozono”, Daniel Cohen, L’Express, Parizo, la 5a de junio, 2013 (2013!).

Kiel logika sekvaĵo de la strategio de evitemeco, impostoj sekve leviĝas kiel la sola restanta regilo post kiam oni rezignis pritrakti ĉion alian. Krude dirite, rezigni pri la transformado de la strukturoj signifas kondamni sin ŝvabri iliajn plankojn. Kaj impostoj neniel malsamas: se la socialdemokrata ŝvabrilo ne povas atingi la koron de la afero, ĝi almenaŭ povus provi mildigi la efikojn. Baraktante inter la problemoj de la tago kaj sia deziro ne perturbi aferojn fundamentajn, Piketty tamen ĝojus se impostoj havus avantaĝojn pli grandajn ol ili efektive havas, kaj eĉ ke ili povus reguligi la internacian financon (p. 840)! Sed estus malfacile imagi kiajn impostojn povus anstataŭi la masivajn batojn necesajn por ekregi la strukturojn de la liberaligita financo. Kia imposto povus anstataŭi la apartigon de podetalaj bankoj kaj investobankoj, la fermon de iuj merkatoj, la eliminon de la valorpaperigo ktp*? Eĉ se Piketty volus konsideri aferojn laŭ ĉi tiu angulo, li devus agnoski ke eĉ se la valorpaperigo estis nur malmulte eliminita, la iniciaton devus akompani adekvataj garantioj ĉar tio signifus severajn restriktojn de la perfekte libera cirkulado de la kapitalo. Sed tio estas neeltenebla por Piketty kiu tiel zorgas pri la protekto de sia pretendo esti kontraŭnaciisma ke li pardonpetas pri tio ke li faris laboron pri kondiĉoj en Francio (p.59)!

*  valorpaperigo (financiarisation; financialization): procedo kiu celas transformi ĉiun valoraĵon en financan instrumenton negoceblan, tio estas en valorpaperojn. Tial ‘définanciarisation’, ‘definancialization’: la elimino de ĉi tiu procedo - ml

Konforme al siaj implicaj apartaĵoj, la rondo de konveneco firme tenadas jacquattalisme*: estas vere, ke la tutmonda kapitalismo suferas kelkajn momentajn problemetojn, sed por tiuj ni trovos solvojn - ankaŭ tutmondigitaj, kompreneble. Paciencu, amikoj! Venas la tutmondiĝo de solvoj. “Socialisma” Francio vole abolicios negravan eŭropan imposton je spezoj, sed jam venas la universala kuracilo de tutmonda imposto je la kapitalo. Kaj necesis mil paĝoj por atingi ĉi tiun punkton, la alternativojn de aŭ tutmonda imposto aŭ “retiriĝo malantaŭ naciaj landlimoj” (p. 752) - postlasante senton de milda malgajeco en la sincera leganto kiu jam marŝis tiel longe tra la densejo sed ankoraŭ ne povas ekvidi la lumon.

*  jacquattalisme: termino por principo atribuita al Jacques Attali, franca ekonomikisto, nome ke se la problemoj estas tutmondaj, tiaj devas esti ankaŭ la solvoj - ml

Leganto sincera sed, pri Piketty, iom naiva. La gazetaro vendis al la leganto nuntempan profeton, zorgeme ne specifante liajn antecedentojn. Kaj la leganto kredis. Cetere, ne temas pri la nombroj de tiuj kiuj partoprenis la trompon, el kiuj kelkaj estas tre bone informitaj, aŭ almenaŭ devus esti. Sed oni ne devas longe legi antaŭ ol trovi ke la aŭtoro estas “dumvive vakcinita kontraŭ la tradicia pigra diskurso kontraŭkapitalisma” (p. 62). Markso, sed glatrazita kun eĉ ne unu troa haro.

Falsa barbo, tamen, permesatas. Kompreneble, en varba intervjuo por faciligi sian akcepton de la usona merkato, Piketty ĵuras ke li “tute ne” estas marksisto*. Sed reveninte al Francio, li malkaŝeme deklaris ke li ankaŭ “provas kontribui al la leviĝo de la komunisma ideo*. Kaj neniu eĉ palpebrumis. Je la 22a de decembro 2014, Piketty reasertis sian “konfidon al merkataj fortoj” kaj riproĉis “la novajn movadojn de la ekstremisma maldekstrularo en Eŭropo*, Podemos kaj Syriza. Je la 12a de januaro 2015 (!), li revenis denove kiel konsilisto al Pablo Iglesias , ĉar nun li kredas “ke la leviĝo de kontraŭelspezreduktaj partioj estas bona novaĵo por Eŭropo*. En franca televida programo en februaro li rifuzis diri ĉu li estis ekonomikisto dekstrisma aŭ maldekstrisma. Pro la manko de intelekta kohereco, oni nur povas admiri la oportunismon kiu tiel rapidege adaptiĝas al potencaj tendencoj en la publika opinio por plaĉi al kiel eble plej multe da homoj.

*  Intervjuo, The New Republic, la 5a de majo, 2014.
*  Diskuto kun Alain Badiou, ‘Contre-courant’, Mediapart, la 15a de oktobro 2014.
*  Owen Jones, intervjuo, The Guardian, Londono, la 22a de decembro 2014.
*  Intervjuo, The Guardian, la 12a de januaro 2015.
Transformi strukturojn

Oportunismo kiu ankaŭ scipovas la arton kultivi marĝenajn fenomenojn. Ĉar estas tie ke finiĝas la procedo de Piketty: per la scienca enradikiĝo ne nur de la ordinara prudento (kiu ne estas negrava) - malegalecoj ja ekzistas - sed ankaŭ de tiu temo kiu monopoligos la tutan debaton “pri” kapitalismo kaj kiu jam monopoligas tiel multe da aliaj. Eĉ The Economist jam de multaj jaroj aperigas artikolojn kaj dokumentojn pri ĉi tiu demando kiu fariĝos la malforta ĉenero de la diagnozo, efektive la punkto de interkonsentiĝo de la plej bonvolaj analizoj. Kaj la temo estas tiu ĉi: mona malegaleco havas bonegan virton ĉi-rilate, ke ĝi ebligas ke la aliaj malegalecoj de la kapitalismo estu ignorataj, malegalecoj kiuj neniel estas akcidentaj sed eĉ fundamentaj kaj konsistigaj, la strikte politikaj malegalecoj de hierarkia submetiĝo en la salajra interrilato, tiu origina malegaleco kiu decidas ke iuj komandas en la firmao kaj aliaj obeas. Pri tio imposto, eĉ imposto tutmonda, povas fari nenion.

Starigi la demandon de ĉi tiu malegaleco, kiu fine estas la demando pri la potenco super vivoj de la “monfara proprieto” (la kapitalo), kiel Bernard Friot atentigis*, ĉantaĝo en la formo de dungiteco, estas starigi la demandon de la kapitalo, sed la demando vera - la demando kiun Markso - la vera - starigis. Aŭ almenaŭ la demando pri la nunaj konturoj de la kapitalismo, pri kiu tutmonda imposto - kiu nepre neniam ekestiĝos - atingos nenion. Nur la rekomenco de la lukto por la popola suvereneco, de unu lando aŭ de kelkaj kune laŭ la eblecoj de la politika situacio, povus fari ion pri tio. Kaj precipe, la transformo de la strukturoj, por forigi la ekvilibron de la potenco kiu ebligas al la kapitalo ostaĝigi la tutan socion*.

*  Bernard Friot, ‘L’Enjeu du salaire’, La Dispute, Parizo, 2012.
*  Vidu Frédéric Lordon, ‘La gauche ne peut pas mourir’, Le Monde Diplomatique, septembro 2014.

Ĉi tio neniel konsistigas kritikon pri la malegalecoj de la riĉeco - kritiko per kiu Piketty ĝentile proponas al ni milde trankviligan vizion pri la socio - pri la plej supra 1%, aŭ eĉ ni diru la 0,1%, la veraj fiuloj. Estas kvazaŭ la aliaj 99,9 procentoj estas unuigitaj pro siaj salajroj malgraŭ tio, ke ili estas afliktitaj de ĉiuj konfliktoj ligitaj kun iliaj diversaj cirkonstancoj kaj la novliberalisma perforto disvastigata laŭlonge de la linioj de la aŭtoritato de iliaj dungantoj. Kaj ĉio ĉi kun eĉ pli da intenseco ol tiu, kiu regas la individuajn strukturojn de la nuntempa kapitalismo instalitajn de la persisto de iu klaso en plena konscio pri si kaj siaj interesoj, kaj kiun la serioza debato neniam intencas tuŝi, eĉ ne kiam ĝi asertas ke temas pri “la teorio de la kapitalo.”

Plej malbone estas tio, ke troviĝas, iusence, iu socia filozofio en la libro de Piketty, ĝi eĉ estas tre eksplicita: la laboro estas inda sed la entreprena riĉeco estas bona - ĝis la punkto kie ĝi estas pagata al la estonta rentavidulo. “Ĉia riĉeco estas kaj parte pravigebla kaj potenciale ekscesa” (p. 709), formulo kiu probable ne timigos multe da homoj. Regata de la akciularo kaj sperta pri trompoj kiuj devus trompi neniujn, la gazetaro ne eraris. Dezirante ĝeneralan pacon, pacon por la kapitalo kaj la laboro, pacon por la 99,9%, la pacon de “ la internacia reguligo”, Piketty, kiu fine mencios supraĵe “la instituciojn”, “la politikon” kaj “la konflikton”, prezentas sian profetan vizion: “la dupolaraj konfliktoj de la jaroj 1917-1989 jaroj nun estas delonge pasintaj” (p 949.). Ĝuste kiam historia krizo de la kapitalismo fine metis la ideon forigi ĝin sur la intelektan tagordon. Kia klarvido! Kia ĝustatempeco! Ĉiuokaze, kia trankviliĝo. Neprobleme, do.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Lisbono al Dublino

Serĉante la venontan Syriza

En la “pojnduelo”, kiu kontraŭmetas ĝin al Berlino, Ateno serĉas subtenantojn. Ĉu la elekto de s-ro Alexis Tsipras profitis al ties potencialaj alianculoj en Eŭropo?

Almenaŭ pri unu punkto, la nova greka ĉefministro kaj liaj bruselaj kunparolantoj akordiĝas: Greklando similas domenon en tre provizora ekvilibro. Ĉe la duaj, la perspektivo de ĝia baskulado inspiris ĝis antaŭ nelonge bildojn de financa katastrofo. Depost la venko de s-ro Alexis Tsipras ĉe la baloto de januaro, alarmas ilin alia scenaro de kontaĝo: la disvastigo de la ideo, ke rigorpolitiko ne funkcias. Tio estas, precize, kion esperas Ateno.

Kiu estos tiam la venonta falonta peco? Rapide, la rigardoj turniĝis al tiuj ŝtatoj, kiujn la merkatoj elegante asociis al Greklando por konstrui la anglan akronimon PIGS* (“porkoj”): la Hispanujo de Podemos, kompreneble, sed ankaŭ Irlando kaj Portugalujo, du landoj de la eŭropa periferio, kiuj, same kiel Greklando, profitis “savo”-planojn trudantajn al ili alĝustigajn programojn. Du landoj, kie baldaŭ okazos parlamentaj elektoj*.

*  Portugal, Ireland, Greece, Spain.
*  Inter la 14-a de septembro kaj la 14-a de oktobro por Portugalujo; inter oktobro 2015 kaj aprilo 2016 por Irlando.

Se kredi la dekstrulojn, regantajn en ambaŭ ĉefurboj, nek Lisbono nek Dublino profitus el fleksebligo de la bruselaj politikoj. “Ni ne estas Greklando”, ŝatas ripeti la irlanda ministro pri financoj Michael Noonan, kiu eĉ konsideras “fabrikigi t-ĉemizojn surhavantajn tiun mesaĝon*.

*  “Noonan: “We’re not Greece... put that on a t-shirt””, Independent, Dublino, 23-a de junio 2011.

En 2014, Irlando spertis la plej fortan ekonomian kreskon de Eŭropa Unio (+ 4,8%) kaj Portugalujo, laŭ la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB) Mario Draghi, “estas rikoltonta la fruktojn de la politikoj aplikataj dum la lastaj jaroj*. Anstataŭ la metaforo de domeno, Dublino kaj Lisbono do preferas tiun de la klasĉambro: “La grekoj povus imiti la ekzemplon de Irlando, sugestas la irlanda ĉefministro Enda Kenny. Finfine, ni estas la plej bonaj lernantoj”*. Titolo, kiun meritas ankaŭ Portugalujo, laŭ la ĝenerala direktorino de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) Christine Lagarde: la ĵurnalo El Pais raportas, ke ŝi kaptis la okazon de la kunveno de la eŭropaj ministroj pri financo de la 16-a de februaro por kontrastigi la portugalan “bonan lernanton” kaj la grekan “mallaboremulon” (17-a de februaro 2015).

*  Sérgio Aníbal, “Draghi dá Portugal como exemplo da retoma europeia”, Público, Lisbono, 24-a de marto 2015.
*  Mark Paul, “Noonan still cheesy about those Greeks”, The Irish Times, Dublino, 6-a de marto 2015.

Laŭ la portugala ĉefministro Pedro Passos Coelho, Lisbono montris, “ke la konvencia respondo al la krizo funkcias”*. “En kelkaj jaroj, nia lando saltis malantaŭen, male klarigas al ni la ekonomikisto Ricardo Paes Mamede. La riĉaĵo-produktado retroiris ĝis sia nivelo de antaŭ proksimume dek jaroj; la dungokvanto, ĝis sia nivelo de antaŭ dudek jaroj, la investado, kiu preparas la kreskon de morgaŭ, ĝis sia nivelo de antaŭ tridek jaroj. Konsekvence, la elmigrado estas komparebla al tiu de antaŭ kvardek jaroj, kiam regis la diktatura reĝimo de Salazar [1933-1974].”

*  Peter Wise, “Greek crisis opens Portuguese faultlines over future of eurozone”, Financial Times, Londono, 16-a de februaro 2015.

Tiu salto en la pasintecon tuj rimarkiĝas en la metroo de Lisbono. La lisbonaj vojaĝantoj restas grupigitaj ĉe la kapo de la kajo, lasante la turistojn okupi la alian parton. Ilia sinteno klariĝas kiam la trajno alvenas: ĝi enhavas nur duonon de la vagonoj, kiujn la stacio povas akcepti, devigante la turistojn kureti por povi envagoniĝi. “Tiu iniciato celas ŝpari elektron, precizigas Paes Mamede kun elrevigita rideto. Estas unu el la konsekvencoj de la rigorpolitiko.”

La krizo estis tiom profunda en Portugalujo, li daŭrigas, ĉar ĝi ja trafis landon, kiu, male al Greklando aŭ Irlando, jam estis en kriza situacio de la komenco de la 21-a jarcento. Alidirite, la eŭro-krizo transformis daŭrantan gliton en grandan flankenglitadon.

Ĵetita de sufiĉe alte, eĉ morta kato resaltas

Laŭ la Eŭropa Komisiono, Portugalujo distingiĝas per la eltondoj en la socialaj programoj inter 2011 kaj 2013, la plej severaj el la tuta Malnova Kontinento. La lando ankaŭ brile sukcesis sur la tereno de la “laborkosto”: inter 2006 kaj 2012, diras la politikologo André Freire, aŭtoro de raporto pri la temo*, “La nombro de dungitoj ricevantaj la minimuman salajron pasis de 133.000 al 400.000, en suma laborforto de proksimume kvin milionoj da homoj”. Preskaŭ 30% estas sen laboro*. Sed la registaro ne intencas halti sur tiom bona vojo, por la granda feliĉo de la Jornal de Negocios. La ĵurnalo de la negocoj antaŭ nelonge esprimis sian kontenton, ke Lisbono spertis dum la tria trimestro de 2014 “la plej fortan malkreskon de laborkosto el la tuta Eŭropa Unio” (20-a de marto 2015).

*  André Freire, Marco Lisi, Ioannis Andreadis kaj José Manuel Leite Viegas (sub la dir. de), “Political representation in times of bailout: Evidence from Greece and Portugal”, South European Society and Politics, vol. 19, n-ro 4, Londono, 2014.
*  Barómetro das Crises, n-ro 13, Observatório sobre Crises e Alternativas, Lisbono, 26-a de marto 2015.

“Kaj tamen, same kiel en Greklando, la ŝuldo daŭre pligrandiĝas”, veas Paes Mamede. De 96,2% de la malneta enlanda produkto (MEP) en 2010, ĝi saltis ĝis 126,9% en 2014. Tia ŝarĝo kondukas al la elpreno de 4,5% de ĉiuj riĉaĵoj produktitaj ĉiujare por la nura repago de interezoj, tio estas pli ol en Greklando, kie, danke al la helpoprogramo, la interezkvotoj estas malpli altaj... Freŝdata raporto de la IMF konkludas, ke Portugalujo ne povos respekti la buĝet-traktatojn*, kiuj planas revenon al deficito egala al 3% de la MEP, kaj al ŝuldonivelo sub 60% de la MEP. “Male al tio, kion pretendas la registaro, la kuracilo ne funkcias”, asertas la ekonomikisto.

*  “IMF Country Report”, n-ro 15/21, Vaŝingtono, DC, januaro 2015.

Tia situacio estus povinta instigi Lisbonon deziri intertrakti fleksebliĝon de la traktatoj, eĉ restrukturadon de sia ŝuldo, unuvorte, subteni la klopodon de Ateno. Sed ne: ni devas iri pli antaŭen, male respondas la portugala ĉefministro, laŭ kiu “la reformoj de la publikaj kontoj kaj de la ekonomio konsistigas novan vivmanieron, kiun ni de nun devos adopti*.

*  Diário de Notícias, Lisbono, 18-a de marto 2015.

Laŭ Tom McDonnell, ekonomikisto sine de la Instituto pri ekonomika esploro Nevin (NERI), la ĵusa irlanda kresko-rekomenciĝo, festita de internacia gazetaro ĉiam sentema je la “irlanda modelo”*, estas “multe troigita”: “Jes ja, la situacio komencis pliboniĝi, sed grandparte ĉar la falo estis aparte severa”, li komentas, antaŭ ol rapide diri: “Ĵetita de sufiĉe alte, eĉ morta kato resaltas.” Dum la MEP retroiris je pli ol 12% inter 2008 kaj 2010, “la lando perdis unu dungon el sep. Kaj tiuj, kiuj kreiĝis estas ĝenerale malmulte pagataj, partatempaj kaj koncentritaj en la ĉefurbo.”

*  Vd “Les quatre vies du modèle irlandais”, Le Monde diplomatique, oktobro 2010.

Restas tamen ke en 2014, la kreskokvoto de Irlando ekscitis envion de Parizo, Lisbono kaj Ateno. Ĉu ĝi ne pravigas, finfine, la ideon ke la “firma decido reformi” estas efika, kiel tion sugestas la usona magazino Newsweek (16-a de marto 2015)? Ne vere, respondas Paes Mamede: “La diferenco inter Portugalujo, Greklando kaj Irlando, estas ke la du unuaj estas parto de la eŭropa ekonomio; Irlando, siaflanke, apartenas al la usona ekonomio.”

Kiam malaperis la doganaj bariloj ene de la eŭropa Unio, en 1986, la usonaj entreprenoj volis ricevi la samajn avantaĝojn kiel la societoj de la Malnova Kontinento. Irlando ebligas tion al ili. Ĝi krome ofertas al ili edukitan kaj angloparolantan laborforton, kaj allogan impost-reĝimon. El sia dublina oficejo, McDonnell resumas: “Irlando montras unuflanke ekonomion similan al tiu de Portugalujo, sen pli bonaj rezultoj. Kaj, aliflanke, ekonomion devenantan el Usono, karakterizatan de dungoj kun forta aldonvaloro.” Dum Eŭropa Unio stagnas, Vaŝingtono afiŝas resalton de ĉirkaŭ 2,4% en 2014, tirante en sia poststrio la etan verdan insulon.

La rigorpolitiko ne havis multan efikon al la usona enklavo en Irlando; sed ĝi malordigis la ceteron de la socio. En oktobro 2014, la prezidanto de la asocio de hospitalaj konsilistoj, la doktoro Gerard Crotty, publike mallaŭdis “la gravajn eltondojn en la san-buĝetoj”, kiuj kaŭzis laŭ li “pli oftan morton de pacientoj atendantaj lokon en hospitalo”*. La disvolvado de la laborkontraktoj tiel nomataj “nul horo”, kiuj devigas la dungiton resti je la dispono de sia dunganto dum la tuta tago, por nur 15 garantiataj horoj semajne, kaj la kresko de la parttempaj kontraktoj faligis unu salajrulon el dek sub la malriĉo-sojlo. Se, en kelkaj elegantaj kvartaloj de la ĉefurbo, oni elvokas la revenon de la “kelta tigro”, ĝia roro restas neaŭdebla en la cetero de la lando.

*  Martin Wall, “Patients ‘dying unnecessarily’ waiting for hospital beds”, The Irish Times, 4-a de oktobro 2014.

Male al la greka kaj portugala ŝuldoj, la irlanda ŝuldo tamen malkreskas — danke, notinde, al la forta ekonomia kresko. Ĉi-rilate, la lando ricevis la plej bonan rezulton el la Unio inter 2013 kaj 2014: malkresko de 9,4% por atingi 114,8% de la MEP. “Sed la irlanda MEP-estas trompa, daŭrigas McDonnell. La pezo de la internaciaj firmaoj estas tia, kaj la profitoj rehejmenigitaj estas tiom imponaj, ke la MEP supertaksas la produktadon de reala riĉaĵo.”

La supozata daŭrigeblo de la irlanda ŝuldo cetere povas esti klarigita per “magiaĵo”, pri kiu oni miras, ke ĝi ne pli kolerigis la Eŭropan Centran Bankon (ECB). Nekapabla financi sin sur la merkatoj por rekapitaligi siajn mortantajn bankojn, Dublino decidas en 2010 emisii ŝuldo-agnoskojn destinitajn ebligi al la bankoj en malbona situacio refinanci sin ĉe la irlanda Centra Banko. Entute 31 miliardoj da eŭroj, tio estas proksimume 20% de la MEP. “Fakte temas pri operacio nomata monigado de la ŝuldo, resumas McDonell. La Centra Banko simple kreis 31 miliardojn da eŭroj sur komputil-ekrano.” Tiu operacio estas kontraŭleĝa ene de la eŭrozono.

“Certe la ECB ne estis kontenta, konfidas al ni s-ro Dominic Hannigan, deputito de la labor-partio (maldekstro-centro), kiu regas la landon sine de koalicio formita kun la Fine Gael (dekstro). Sed tiam, ni decidis garantii la ŝuldojn de niaj bankoj, sub la premo de Bruselo.” En januaro 2010, la direktoro de la ECB Jean-Claude Trichet vokis la tiaman irlandan ministron pri financoj por peti lin “savi la bankojn je kiu ajn prezo”. “Iel, daŭrigas s-ro Hannigan, “Irlando konsentis oferi sin por la cetero de Eŭropo. Tio ja meritis iom da helpo!” Tia helpo, kian Greklando ŝajne ne meritas en 2015.

La ECB tamen atendas de la insulo ke tiu reguligu sian situacion. Dublino preferas prokrasti tiom longe kiom eble la solvadon. Kial, en tiuj kondiĉoj, ĝi do ne aldonu sian voĉon al tiu de Ateno por postuli pli da fleksebleco de Bruselo kaj Frankfurto? “Pro timo, respondas la deputito Sean Kyne, de la Fine Gaël, ke alia lando ricevos preferan traktadon, dum la irlandanoj jam englutis severan dozon da rigorpolitiko.” Alidirite: prefere riski ke ties propra situacio malboniĝos, ol vidi Atenon demonstri la senutilon de rigorpolitiko, kaj la grekan domenon kuntreni la irlandan...

Sine de la maldekstro malamika al rigorpolitiko, la analizo estas kompreneble alia. En Irlando la plej proksima partio de Syriza nomiĝas Sinn Féin, la eksa politika alo de la Irlanda Respublika Armeo (IRA). “La venko de Tsipras estis pozitiva por ni, deklaras s-ino Mairéad Farrell, deputitino de partio Sinn Féin el la urbo Galway. Ĝi montris, ke partio oponanta al rigoro povas atingi la regpovon en Eŭropo.”

Same kiel Greklando, Irlando suferas, de la komenco de la eŭro-krizo malkonstruon de sia politika pejzaĝo. “Inter 1932 kaj 2002, la du ĝemelaj dekstraj partioj, la Fine Gael kaj la Fianna Fail, kolektis proksimume 75% de la voĉoj je ĉiu baloto, memorigas la sociologo Kieran Allen. Siaflanke, la labor-partio ricevis ĉirkaŭ 10% de la voĉoj. Dum pli ol sepdek jaroj, Irlando do funkciis kun du partioj kaj duono. Tio ŝajnas finita.” Ĉefa profitanto el tiu renversiĝo: la Sinn Féin, fariĝinta unu el la plej popularaj partioj de la lando, kun pinta sukceso okaze de la parlamentaj elektoj de 2011 (de 4 ĝis 14 sidlokoj en Parlamento kiu nombras 166 da ili.) En marto 2015, la partio ricevis voĉdonintencojn ĉirkaŭ 25%, situacio neimagebla antaŭ la eksplodo de la krizo.

Demografie pli proksima de Greklando ol Irlando, Portugalujo distingiĝas de ĝi politike. Ĉi tie ne estas simila malfortiĝo de ambaŭ grandaj partioj: la “radikala maldekstro” ne ŝajnas — momente - kapabla ekregadi. Kaj tio, pro du ĉefaj kialoj. Unue, la ekzemplo de Podemos en la najbara lando, kondukis al multiĝo de iniciatoj celantaj imiti ĝin. Ĝis kelkfoje forgesi ĝian ĉefan ingrediencon: la socia movado de la 15-a de majo, kiu ne havas ekvivalenton en Portugalujo. Ĉiu do alvokas al unueco... kreante sian propran strukturon. Flanke de la portugala Komunista Partio (PKP, fondita en 1923) kaj de la maldekstro-bloko (la tradicia aliancano de Syriza, fondita en 1999), la portugala maldekstro denun enkalkulas Tempo de Avançar (naskitan en 2014), Agir aŭ ankoraŭ Juntos Podemos (ambaŭ kreitajn en 2015). La sekvantoj de s-ro Tsipras multas; neniu vere minacas Bruselon.

Rigoro, jes. Sed ne duobla dozo

Ĉar dua fenomeno plifortigas ĉi tie la alternon inter la tradiciaj partioj: la stranga decidemo de la dekstro iri “trans la celoj postulitaj de la “Triopo””, kiel anoncis s-ro Passos Coelho la vesperon de sia venko ĉe la parlamentaj elektoj de junio 2011. Jes ja, same kiel sia franca samulo, la portugala socialista Partio (PSP)* faris pli multe ol aliaj por malreguligi la ekonomion kaj por privatigi; jes ja, estas la socialista gvidanto José Socrates, nun en malliberejo pro korupto, kiu subskribis la interkonsenton kun la “Triopo”, aplikatan de lia posteulo. Malgraŭ tio, s-ro José Vieira da Silva, eksa socialista ministro, ne tute malpravas kiam li riproĉas al siaj maldekstraj kritikantoj esti tre maljustaj: ne, la PSP ne kondukas la “saman politikon” kiel la socialdemokrata Partio (PSD) de s-ro Passos Coelho (kiu tute ne estas social-demokrateca). La programo de la “socialistoj”? “Rigoro, jes. Sed ne duobla dozo”, insistas s-ro Vieira da Silva... Oni povas dubi pri la mobiliza povo de tia ambicio. Ĝi tamen ŝajnas sufiĉa por vivigi la esperon de “rompo” ĉe multaj voĉdonantoj, samtempe ebligante al la PSP aserti, ke ĝi estas nek la greka socialista Partio (Pasok), ruiniĝinta, nek Syriza, kies politika programo estas tro “ekstremisma” laŭ ĝi.

*  Partio reganta de 1983 ĝis 1985, de 1995 ĝis 2002, kaj de 2005 ĝis 2011.

Por la maldekstro de la PSP, la greka ekzemplo tamen vivigis la esperon: “alia” partio aliris al la regpotenco por konduki “alian” politikon. Sed Bruselo kaj Berlino sukcesis kompliki la aferojn: s-ro Tsipras ja atingis la regpotencon, sed la germana kancelierino Angela Merkel ne montris entuziasmon por lasi lin konduki la politikon por kiu li estis elektita.

“Estas la temo de la intertraktado nun okazanta inter Greklando kaj Germanujo. Kaj mi konfesas mian zorgemon, konfidas al ni s-ro Oktavio Teixeira, PCP-aktivulo, kiu verŝajne ricevos 10% de la voĉoj ĉe la venonta baloto. Se Tsipras trudas sian vidpunkton, tio estos evidente pozitiva por la oponantoj al la rigoro. Sed se li kapitulacas, aŭ se li tro cedas, tiam Eŭropo estos pruvinta, ke ne estas alia ebla politiko. Por ni, estus katastrofo.”

Krom se la persistemo de Ateno finfine kondukos al ĝia ekskluzivo el la eŭrozono. Tiun scenaron timas la Sinn Féin. “Se Greklando eliras el eŭro, analizas s-ro Eoin O Broin, unu el la strategiistoj de la partio, la dekstruloj estus kontentaj. “Voĉdonu por la Sinn Féin, kaj jen kio okazos!”.” Kvankam, ĝis la komenco de marto, la historia gvidanto de la naciisma partio Gerard (“Gerry” Adams ne mistrafis okazon memorigi la “fratecan rilaton”, kiu unuigis la Sinn Féin kaj Syriza, s-ro O Broin koncedas, ke, “de kelka tempo, ni fariĝas pli diskretaj pri tiu proksimeco”.

Krom ĝia ĉarnira rolo inter la usona kaj eŭropa merkatoj, Dublino profitas el tio, kion la ekonomikisto McDonnell kvalifikas “aparte malaminda” imposta leĝo. Nur 12,5% impost-kvoto por la kompanioj (kontraŭ averaĝe 25,9% sine de Eŭropa Unio en 2014), multego da “niĉoj” favorantaj la impost-eviton: Irlando nun antaŭas Bermudon sur la listo de la ĉefaj impost-paradizoj de la planedo. “Ni agas egoisme, elsuĉante enspezojn, kiuj devus plenigi la kasojn de aliaj ŝtatoj”, resumas McDonnell. Restas tamen, ke nuntempe, eŭro profitas al Irlando. Aŭ, pli ĝuste, al la plej dotitaj irlandanoj.

“La Sinn Féin kontraŭis la eniron de Irlando en la eŭron, daŭrigas s-ro O Broin. Sed eliri nun estus ege multekoste. Ni ne havas iluziojn pri la politika projekto de la eŭrozono, sed ni deziras provi transformi ĝin deinterne.” Sed, sur tiu tereno kiel sur aliaj, la partio — kiu aliĝas al la skandinava social-demokrata tradicio — montriĝas singarda. “La buĝetaj traktatoj estas absolute frenezaj: el ekonomia vidpunkto, ili ne validas”, insistas s-ro O Broin. Ĉu do necesos ilin reintertrakti? “Ni favoras revizion de ĉiuj tekstoj, sed Irlando estas unu el la plej periferiaj landoj de la Unio. En la rigardo de la Komisiono ni pezas nenion. Nia projekto estas prefere utili kiel malforta aliancano al landoj de la centro - kiel Francujo-, kiuj eble strebos ricevi pli da fleksebleco.” Necesos verŝajne pacienco...

Ĝis tiam, la Sinn Féin deziras trovi pli da libereco kadre de la traktatoj, sen modifi la irlandan impost-reĝimon. Ĝia projekto por la venonta baloto? “Programo, kiu ne tuŝu la ekonomian sekurecon de tiuj, kiuj ĝin ĝuas, sed kiu kapablu krei dungojn”, diras s-ro O Broin. Unuvorte, projekto “socie justa, ekonomie kredinda kaj imposte respondeca”, kiu ne ekskluzivas la eblon formi koalicion kun dekstra partio, kondiĉe ke la Sinn Féin ja estas ĝia plimulta elemento. “Iuj diros, ke ni estas tro singardemaj. Tio eble veras. Sed la problemo, por la maldekstro, estas ke ĝi devas unue gajni la elektojn...”

Por Goldman Sachs, tio estas jam tro: “La disvolvo de la Sinn Féin estas la ĉefa minaco por la irlanda kresko*.” La irlanda radikala maldekstro — kiu pikincitas la naciistojn tra lukto kontraŭ enkonduko de priakva imposto (vd “Goutte d’eau irlandaise”) — penas kompreni la maltrankviliĝon de la negoco-bankistoj: ĉu la Sinn Féin ne aplikis rigorpolitikajn iniciatojn en Norda Irlando, kie ĝi dividas la regpovon kun la unionistoj depost la interkonsento de la sankta vendredo, en 1998? S-ro O Broin sin defendas: “En la Nordo, la registaro ne estas suverena, Londono ja trudas al ni plej grandan parton de la decidoj, kaj ni strebas prokrasti aŭ modifi ilin.” Kuratora situacio, kiu strange similas al tiu en kiu la ŝuldo kaj la eŭropaj traktatoj mergas la plimultajn membrojn de la eŭrozono. Sed s-ro O Broin forbalaas la argumenton: “Ni spertas pri la longaj intertraktadoj, kiel tiuj, kiuj repacigis Nordan Irlandon. Ni scias, ke tio bezonas multan tempon.”

*  Colm Keena, “Rise of Sinn Féin represents main threat to growth, says economist”, The Irish Times, 18-a de marto 2015.
Ĉu aro de domenoj aŭ mikado-ludo?

En Irlando, la partio la plej proksima al Syriza do ne adoptas ĝian bataleman retorikon. Nenio indikas, ke s-ro Tsipras povas kalkuli kun pli da subteno el Portugalujo, kie la PSP ŝajnas en pozicio por gajni la venontan baloton. Ĝia hegemonio eĉ konvinkis la animantojn de kelkaj novaj partioj malamikaj al rigoro prikonsideri aliancon kun ĝi.

“Por kiu celo?, demandas Francisco Louça, ekskunordiganto de la maldekstra Bloko. Ĉu provi intertrakti kun Bruselo kalkulante pri la subteno de Parizo?” En la portugala gazetaro, “hollandigo” estas nun sinonimo de “kapitulaco”*. “Frenezaĵo! Estas tio, kion montras la greka sperto. Ni nun scias, ke la eŭrozono ne toleros maldekstran registaron. Kiel imagi, ke la politika ekvivalento de la modera Pasok sukcesus en Portugalujo ricevi tion, kion Syriza ne sukcesas nun ricevi? La ideo ŝanĝi la PSP por ke ĝi mem ŝanĝu Eŭropon, tio estas strategio de malespero! La sola vojo — tion cetere montris Syriza kaj Podemos — estas sin distranĉado de la social-demokratio: la Pasok, la PSOE [hispana laborista socialista Partio] kaj la PSP.” Unuflanke distranĉo de la social-demokratio, aliflanke distranĉo de eŭro. S-ro Louça, kiu, de kiam li direktas la maldekstro-Blokon plurfoje forte oponis tiun ideon, nun aliĝis al ĝi, konstatinte ke “ne estas alia solvo”.

*  Bernardo Ferrão “Passos e Tsipras. Cada qual com o seu “conto de crianças””, Expresso, Lisbono, 28-a de januaro 2015.

“La eŭro montriĝis tre efika ilo por detrui la providenco-ŝtaton, analizas la ekonomikisto Paes Mamede. Kiam la ekonomio malkreskas, la registaroj povas adopti nur unu solan politikon: la internan devaluton, tra la eltranĉo de la salajroj. Kiam la kresko rekomenciĝas, nenio devigas ilin altigi ilin.” Tia projekto, li konkludas, “kondamnas la regionon je konstanta malinflacio, kiu estas vivebla nek ekonomie, nek politike, nek sociale.”

La situacio de la maldekstro-Bloko ilustras la sakstraton, en kiu troviĝas la fortoj malamikaj al la rigoro, kelkajn monatojn post la venko de s-ro Tsipras. Ĉar Bruselo kaj Berlino rifuzas intertraktadi, mallaŭdi la eŭropajn politikojn, la dupartiismon aŭ la korupton ne plu sufiĉas. Necesas nun respondi la demandon: ĝis kie ni batalu? Ĉu konduki la batalon implicas prepariĝi eliri el la eŭro? La perspektivo montriĝas malfacila en Portugalujo, kie Eŭropo enkorpigas samtempe la revenon al demokratio, post la longa diktaturo de Salazar, kaj alirejon al la “unua mondo”.

Ĉu pro strategio aŭ internaciisma konvinko, la Bloko klarigas, ke ĝi ne forlasis la ideon de “bona eŭro”. Kojnumita inter la PCP, de nun pli klare favora al eliro el la eŭro, kaj la PSP, kiu ŝajnas kredi je eŭropa aliiĝo sub la aŭtoritato de la nova prezidanto de la Komisiono Jean-Claude Juncker, la Bloko estas devigita defendi la solvon de vera pojnduelo kun Bruselo... samtempe konstatante, ke Syriza jam rabotis siajn proprajn postulojn. Malmultaj estas tiuj, kiuj antaŭvidas bonan rezulton de la partio ĉe la venontaj elektoj.

Bruselo tamen strebas modifi la rilaton de la portugaloj al la Unio... “La reformoj de la labormerkato en la lastaj jaroj kondamnas Portugalujon esti tio, kio ĝi ĉiam estis, kaj kio ĝi provis ne plu esti: provizanto de malmultekosta laborforto, diras la socialista deputitino Inès de Medeiros. Eŭropo puŝas Portugalujon repreni sian lokon de duaranga lando.” Ĉu pesimismo de la racio, aŭ optimismo de la volo? “Eŭropo, mi ankoraŭ kredas je ĝi... , sed tio fariĝas malfacila. On ne povas daŭre diri al homoj: “Via estonteco, estas ne havi estontecon!””

Foje okazas, ke Eŭropo malpli similas aron de domenoj, ol mikado-ludon (bastonet-ludo), kiam ĉiu ludanto provas eltiri sian stangeton sen esti forportata de la ĝenerala ĥaoso.

Renaud LAMBERT


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tio kion perdis la virinoj el la orienta Germanujo

Dudek kvin jarojn poste, la ĉiutaga vivo de la germaninoj restas tre markita de la malsamaj konceptoj pri sia rolo, kiuj ekzistis ambaŭflanke de la Muro.

Danke al la unuiĝo-procezo, plej multaj sociologoj opiniis, ke la vivkondiĉoj de la virinoj oriente kaj okcidente harmoniiĝos en pli malpli mallonga tempo. Ĉu tro optimisma prognozo? En 2007, ekzemple, nur 16% de la patrinoj kun tri- ĝis kvin-jaraj infanoj laboris plentempe en la okcidento de la lando, kontraŭ 52% en la oriento. Kaj, kvankam la naskokvoto de la eksa Germana Demokrata Respubliko (GDR) estas nun same malalta kiel tiu de la okcidento, tamen ankoraŭ persistas grandaj diferencoj*. Ekzemple la procentaĵo de la naskoj ekster geedzeco: 61% en la orienta parto en 2009, kontraŭ 26% en la okcidenta parto*.

*  Vd Michel Verrier, “Une “panne démographique” qui vient de loin”, Le Monde diplomatique, septembro 2005.
*  Joshua Goldstein, Michaela Kreyenfeld, Johannes Huinink, Dierk Konietzka kaj Heike Trappe, “Familie und Partnerschaft in Ost- und Westdeutschland”, Instituto Max-Planck pri demografiaj esploroj, Rostock, 2010.

La virina loĝantaro de la novaj Länder estis aparte tuŝita de la sociaj kaj politikaj ŝanĝegoj kaŭzitaj de la unuiĝo. En GDR, la patrinoj, male al tiuj de la Federacia Respubliko Germanujo (FRG), senprobleme akordigis familian vivon kaj profesian vivon. La sorbo de la oriento fare de la okcidento kaŭzis subitan altiĝon de ilia senlaborec-kvoto, kaj transformis kaj ĥaosigis iliajn vivmanierojn, projektojn kaj memfidon.

En la tuta Germanujo, same kiel aliloke en Eŭropo, la laborkvoto de la virinoj konsiderinde altiĝis de la 1950-aj jaroj, sed en GDR tiu evoluo estis nekompareble pli rapida ol en la okcidento. Fine de la 1980-aj jaroj, 92% de la orientaj germaninoj laboris, kontraŭ 60% de la najbarinoj en okcidento. Tiukampe, la egaleco eĉ estis preskaŭ atingita — kazo preskaŭ unika en la mondo. Dum en okcidento la virinoj orientis siajn vivprojektojn laŭ skemoj ankoraŭ tre penetritaj de la tradicia familia kaj patriarka bildaro, en la oriento, ilia ekonomia sendependo de la kunulo estis kvazaŭ evidenta.

La impona falo de la naskokvoto observata en GDR en la 1970-aj jaroj kondukis la reĝimon fari diversajn iniciatojn por instigi la laborantajn virinojn naski infanojn, kun aparta helpo favore al la solaj patrinoj, aŭ eksedzinoj. Kelkfoje mokita pro ĝia ideologia pravigo (provizi civitanojn por la konstruo de “socialista socio”), tiu politiko tamen ebligis harmoniigi profesiajn projektojn kaj gepatrajn respondecojn. Aliflanke de la Muro, male, la patrina kondiĉo ofte estigis seniĝojn aŭ abstinojn, foje eĉ falon en malriĉecon, precipe en kazo de divorco aŭ forlaso de la kunulo.

Ne mirigas do, ke la virinoj de eksa GDR ofte perceptis la reunuiĝon kiel minacon kontraŭ iliaj vivkondiĉoj. Tra la ĝis tiam nekonata sperto de senlaboreco, tuta valorsistemo, kiu ĝis tiam aperis evidenta, disfalis. “En la dung-oficejo, kiam vi diras al ili: “sola kun du infanoj”, ili eĉ ne scias pri kio vi parolas. La agento sidanta fronte al mi eĉ ne rigardis min, rakontas Ilona, sola patrino kaj eksvendistino en orienta Berlino. Li plenigas sian slipon, rapide, kaj for, al la sekvanto!”. En GDR, virinoj vivis sub la protekto de ĉiopova ŝtato, kiu tenis la patron kaj la familion en malsupera socia funkcio. Okazanta sub la egido de la institucioj, la sociiĝo de la infanoj mem estis larĝe malligita de la familia ĉelo. Sed la virina aspiro al aŭtonomeco ne malaperis kun la Muro.

Enketo farita ĉe senlaboraj berlinaninoj komence de la 2000-aj jaroj malkaŝis tre malsamajn rilatojn al laboro kaj al infanoj. Ĉiuj konsideris ĉi-lastajn centra elemento de sia ekzisto, sed tiuj, kiuj venis el okcidento donis al ili pli da graveco ol al sia laboro. Kvankam konsciaj pri la malfacilaĵoj, kiuj minacis ilin, ili emis konsideri sian senlaborecon kiel oportunon por plene ludi sian rolon ĉe siaj infanoj. Male, la orientaj berlinaninoj volis konduki samtempe ilian edukadon kaj la realigadon de siaj profesiaj projektoj, taksante, ke ili kreskos en pli favoraj kondiĉoj se ili redungiĝos. “Pli feliĉaj en sia labora situacio” ili estas pli kapablaj ludi sian patrinan rolon. Ili konsideris sian sendependon kiel avantaĝon por si kaj por sia familio.

Fidinda sociala protekto estas esenca kondiĉo de la rajto-egaleco

La patrinoj de okcidenta Berlino ĝenerale opiniis, ke neniu pli taŭgas ol ili por zorgi iliajn infanojn. Kvankam agnoskante la utilecon de infanvartejoj, ili emis alkonformiĝi al ties tre strikta horaro. Por la patrinoj de orienta Berlino, kutimiĝintaj al la pli flekseblaj horaroj de GDR, la alireblo al vartejoj male estis kerna temo, des pli ke la dungantoj enkonsideris tiujn por sia dungopolitiko. En 2000, Anna, 28-jara senlabora vendistino, ne kaŝis sian koleron antaŭ la rifuzoj, kiujn ĝi ricevis nur pro tio, ke ŝi estas sola patrino. “Oni ĉiam ripetas al vi: “Kio? vi havas du idojn? Ah!, sed tio ne eblos.” Kiam mi klarigas, ke mi trovis manieron por ilin prizorgigi, ili ne aŭskultas min.” Aldoniĝas al tio la ĉiama suspekto, ke ŝi povus naski denove. “Estas tamen malmultaj ŝancoj por ke mi denove gravediĝu. Tion mi ĵus diris al iu: mi certe ne refaros idon, dum mi jam havas du, ne zorgu.” En la GDR-epoko, simila deklaro en la dung-oficejo estintus neimagebla.

La patrinoj de okcidenta Berlino vidas senlaborecon kiel bonŝancon

Ĉiuj patrinoj el la oriento serĉantaj laboron tiel devis strebi konvinki, ke ili mastris la novajn regulojn de la labormerkato, kaj samtempe suferi la humiligon esti tiel traktitaj. Por la berlinaninoj el la okcidento, male, la problemo ĉefe estas la kreskantaj postuloj de la labormerkato. Paula, 36-jara sola patrino kaj senlabora sekretariino, kandidatis por posteno tre proksima de sia hejmo. “Tio estintus ideala: oni petis min tajpi leterojn, zorgi pri telefonalvokoj, okupiĝi pri klientoj, ktp. Kaj la direktorino diris: “Nu, eblas ke oni foje petos vin labori pli ol kvardek horojn, aŭ veni semajnfine”. Mi respondis, ke tio ne plaĉas al mi, ke mi preferus labori tridek horojn, kiel en miaj antaŭaj postenoj. Kion mi ja estis dirinta! Ŝi tuj komencis alkriaĉi min, ŝi vere furiozis. Kun tiom da senlaboreco, ŝi diris, mi devus esti feliĉa trovi postenon. Kaj ŝi demandis min, kiel efikas al mi esti asistito, parazito vivanta koste de la socio.” Kaj Paula daŭrigis: “Persone, mi tute konsentas labori; sed kio estas tiu socio, kie ni devas lasi niajn infanojn en vartejoj de aŭroro ĝis vespero?”

Laŭ la sociologoj Jutta Gysi kaj Dagmar Meyer, “la plej pozitiva rezulto de la familia politiko de GDR estis la ekonomia sendependo akirita de la virinoj. Tio estas io neimagebla hodiaŭ. Jes ja, ili gajnis averaĝe 30% malpli altan salajron ol tiu de viroj, ĉar ili ofte ricevis postenojn malpli kvalifikitajn, kaj tiel ilia kondiĉo tute ne estis brila, kion oni ofte emas forgesi. Sed ili ne konis la timon perdi sian loĝejon aŭ ne trovi lokon en vartejo, ĉar ili estis apogitaj de solida kaj fidinda socia protekto. Tio estas grava kondiĉo por egaleco de rajtoj, eble eĉ la esenca kondiĉo*.

*  Jutta Gysi kaj Dagmar Meyer, “Leitbild: berufstätige Mütter - DDR-Frauen in Familie, Partnerschaft und Ehe”, en Gisela Helwig kaj Hildegard Maria Nickel, Frauen in Deutschland 1945-1992, Akademie Verlag, Berlino, 1993

Kun tia heredaĵo, Edeltraud, 28-jara kuiristino, edzino kaj patrino de du infanoj, tre malfacile eltenis, dek jarojn post la falo de la Muro, sian subjugigon al la nunaj sociaj leĝoj kaj al sia edzo. “Oni fariĝas dependa de sia kunulo, dependa de la mono, kiun li bonvolas doni al ni, dependa de la maniero laŭ kiu la ŝtato taksas tion. Se ĝi decidas forigi vian senlaborul-monhelpon, tiel estas, punkto fino. Vi restas tie, kun via kapdoloro, ĉar mono, tiu diabla mono, estas temo kiu konstante revenas, nenion oni povas fari kontraŭ tio.”

Malgraŭ ke la orient-germana modelo de vir-virina egaleco forfalis kune kun la Muro, ĝi daŭrigas, kvaron-jarcenton poste, fasoni la bildon, kiun la patrinoj de la eks-GDR havas pri si mem kaj pri sia socia rolo.

Sabine KERGEL

De sociala ŝtato al deviga laboro

La 14-an de marto 2003, la social-demokrata kanceliero Gerhard Schröder prezentas al la Parlamento la Agendon 2010: aro de reformoj, koncernantaj aparte la pensiojn (plialtigo de la kotizoj kaj de la emerita aĝo, kiu pasas de 63 al 65, kaj al 67 jaroj) kaj la labormerkaton. Tiu lasta parto, prizorgita de s-ro Peter Hartz, eksa direktoro pri la personaro de Volkwagen, celas rompi la socialan protekton kaj disvolvi la portempecon/ nestabilecon por “aktivigi” la senlaborulojn.

Hartz 1 — januaro 2003

Starigo de privataj aŭ publik-privataj agentejoj de portempa dungo por la servoj; liberaligo de la portempa laboro; redukto de la libereco de senlaboruloj rifuzi laboroferton.

Hartz 2 — januaro 2003

Instigo al disvolvado de komplementaj dungoj kun malaltaj salajroj, la “mini-laboroj” pagataj malpli ol 400 eŭrojn monate (450 en 2013) — kaj la “mez-laboroj” - pagataj de 400 ĝis 850 eŭrojn — sen devo pagi socialajn kotizojn kaj destinitaj prioritate al la malmulte kvalifikitaj senlaboruloj. Helpo al la mem-entreprenado.

Hartz 3 — januaro 2004

Restrukturado de la federacia labor-oficejo, kiu adoptas laŭcelan mastrumadon, kun pritaksado de la rezultoj de ĉiu loka agentejo.

Hartz 4 — januaro 2005

Daŭro-redukto de la senlaborula monhelpo de tridek du ĝis dek du monatoj; severigo de la kontroloj. Post unujara ricevo de la monhelpo, la senlaborulo fariĝas dependanto de la “sociala helpo” (kiu kuniĝas kun la “asistado al longdaŭraj senlaboruloj”). Tiu monhelpo, kelkfoje malpli ol 350 eŭroj monate, estas nun proporcia al la bonhavoj. La ricevantoj havas devigon akcepti la “mini-laborojn” kaj ankaŭ la “unu-eŭro-dungojn” (Ein-Eŭro Jobs, pagatajn de 1 ĝis 2,50 eŭrojn hore por dek kvin ĝis tridek horoj semajne).

Dek jarojn post la leĝo Hartz 4, la 1-an de januaro 2015, la registaro kreas minimuman salajron je 8,50 eŭroj hore malnete, kiun la dungantoj amase evitas aŭ ne respektas.

Originala Artikolo: http://www.monde-diplomatique.fr/20...


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Germanujo, potenculo sen deziro

Embaraso ĉirkaŭ la vendoj de armiloj

Diskrete kaj senbrue, la germana eksportanta potenculo ankaŭ esprimiĝas en la kampo de armilaroj. Tio nutras viglan debaton ĉe niaj najbaroj aliflanke de Rejno

“HONTINDAS, ke Germanujo estas inter la plej gravaj eksportantoj de armiloj el la mondo” laŭtis en januaro 2015 la germana ministro pri ekonomio, s-ro Sigmar Gabriel*. En 2014, la Federacia Respubliko Germanujo estis ja la tria sur la listo de la kanonvendistoj, malantaŭ Usono (31% de la tutmonda merkato) kaj Rusujo (27%), kaj antaŭ Ĉinujo kaj Francujo (ĉiu proksimume 5%)*. La pozicio de s-ro Gabriel kontrastas kun tiuj de la kancelierino Angela Merkel aŭ de la prezidanto, Joachim Gauck.

*  Stern, Hamburgo, 29-a de januaro 2014.
*  Mezo dum la periodo 2010-2014. Siemon T. Wezeman kaj Pieter D. Wezeman, “Trends in international arms transfers, 2014”, Stockholm International Peace Research Institute (Sipri), marto 2015.

Tradukante la kreskantan deziron de Germanujo akcepti internaciajn respondecojn, kiuj respondu al ĝia ekonomia pezo, tiu lasta ne mistrafas okazon pledi por ke lia lando “partoprenu pli frue, kun pli da firmeco kaj en pli racia maniero” en la konfliktoj kaj la pac-operacioj. “Miaj samlandanoj, deklaris s-ro Gauck, ne devas, pro preteksto de la pasinta kulpeco de Germanujo, fermi la okulojn”; defendo de la homrajtoj povas necesigi “ekmiliti”*. Tiu lasta aserto igis lin ricevi de Die Linke*, la partio de la radikala maldekstro, la kvalifikon “abomena militemulo”. Sed tiu diskurso estas pli favore akceptata ekstere, kie oni malkontentas pri la emo de Berlino delegi siajn respondecojn al la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kaj al fantomeca “Eŭropo de Defendo”.

*  Konferenco pri sekureco, Munkeno, 31-a de januaro 2014.
*  Le Monde, 2-a de aŭgusto 2014.

Prezidanto de la social-demokratia Partio (SPD), s-ro Gabriel enkadriĝas en la pacisma tradicio de la postmilita Germanujo. Berlino ne asociiĝis al la usona koalicio en Irako (2003), nek al la franco-brita operacio en Libio (2011), kaj la lando morte suferis pro sia partopreno en la NATO-operacio en Afganujo: ĝi tie perdis kvindek sep soldatojn kaj portas pezan respondecon en la bombado de Kunduz, kiu mortigis cent kvardek du homojn, ĉefe civilulojn, en septembro 2009*. Dum la kampanjo por la parlamentaj elektoj de septembro 2013, la ministro, konstruinto de la nun reganta koalicio, engaĝiĝis limigi la eksportadon de armiloj. Laŭ li, liaj antaŭuloj ne estis sufiĉe severaj, permesante, ekzemple, la kontraktojn kun “fremdaj landoj” - komprenu: ne eŭropaj kaj situantaj firme ekster la atlantika Alianco — kiel Alĝerio, Sauda Arabujo aŭ Indonezio. En 2014, pli ol duono de la germanaj eksportaĵoj koncernis tiajn landojn.

*  Vd “Mais que fait donc l’Allemagne en Afghanistan?”, Le Monde diplomatique, februaro 2011.

Enpostenigita ĉe la ekonomia direkcio, kun aŭtoritato super la eksport-permesoj, la social-demokrata gvidanto plenumis sian promeson. Li adoptis pli redukteman pozicion ene de la federacia sekurec-Konsilio: la permesoj donitaj en 2014 (por 6,5 miliardoj da eŭroj) estis 22% malpli altaj ol tiuj de 2013. Li suspendis plurajn kontraktojn destinitajn al Sauda Arabujo, malhelpis la liveradon al la franca firmao MBDA de militaj misil-kapoj Milan ER destinitaj por Kataro, kaj rifuzis al la franca Nexter ĉasiojn por blenditaj veturiloj akiritaj de la libana armeo, pagitaj de sauda mono. Tiu vetoo pri eksportaĵoj al Francujo estis nuligita nur en januaro 2015, sekve de multaj klopodoj de ministroj kaj industriistoj francaj sed ankaŭ germanaj. Ambaŭflanke de Rejno, la defendo-sektoroj, larĝ-sence, dungas ĉiu proksimume cent mil homojn kaj realigas mezan, jaran vendosumon egalan al dudeko da miliardoj da eŭroj, el kiuj triono por eksportado. En Germanujo, la nombro de dungitoj en la armilsektoro kreskis 4% inter 2005 kaj 2011 (kontraŭ 0,9% en industrio ĝenerale), kun mezaj malnetaj salajroj de 5 000 eŭroj monate*.

*  Laŭ raporto de la institut WifOR aperinta en 2012, www.wifor.de.
La liveraĵoj al la kurdaj batalantoj rompis tabuon

Por kompensi la profitmankon el armil-eksportado, la registaro prikonsideras pli profundan eŭropigon de tiu industrio, kun, ekzemple, la projekto — diskutebla — de kunfandiĝo, en la sektoro de blenditaj veturiloj, inter la germano KMW kaj la franco Nexter, anoncita por julio 2015, aŭ relanĉo de la mendoj de la Bundeswehr, la nacia armeo, promociita “referenco-kliento”.

Tamen, S-ino Merkel kaj ŝiaj social-demokrataj partneroj rifuzas la ideon de sentebla kresko de la defendo-buĝeto, kiu de nun superas la francan: 32,4 miliardoj da eŭroj en 2014 (kontraŭ 31,5 en Francujo), kun malpli da homoj (171 000 militistoj kontraŭ 213 000) kaj tre malsuperaj interven- kaj batal-kapabloj. La buĝeto 2015 estis iomete altigita (32,97 miliardoj da eŭroj), sed ĝi estas apenaŭ pli ol 1% de la malneta enlanda produkto (MEP), malproksime de la 2% rekomenditaj de la NATO-normoj (1,6% en Francujo). Krome, nur 16% de la buĝeto de la Bundeswehr estas dediĉita al renovigo de la ekipaĵoj (unu kvarono en Francujo). La plej granda parto de la kreditoj estas atribuata al la personaro: renovigo de kazernoj, akordigo de la familia vivo kaj arme-servo, paso al la kvardek-unu-hora labor-semajno (hodiaŭ kvardek ses) kaj, precipe, revalorigo de la salajroj kaj pensioj.

La ideo de pli granda germana partopreno, eĉ nerekta, sur la internaciaj batalkampoj, estigas diversajn movadojn en Berlino. Kunveninta en eksterordinara sesio la 1-an de septembro 2014, laŭpete de la kancelierino, la Parlamento donis sian aprobon al la ekipado de dek mil batalantoj de iraka Kurdujo. La liverado al la Peshmergas tuj komenciĝis: pluraj dekoj da misil-ĵetiloj “Milan”, mitraloj, ok mil sturmofusiloj HK G3 kaj same multe da pistoloj, grenadoj, kugloimunaj veŝtoj, kamionoj, ktp. La tuton kompletigis diskreta sendo de centoj da arme-instruantoj de la Bundeswehr. Tiu subteno aspektis kompenso pro la germana nepartopreno en la aeraj frapoj de la koalicio kontraŭ la Organizaĵo de la islama ŝtato (OIŜ) en Irako kaj en Sirio, komencitaj en septembro 2014. Ĝi rompis tabuon ekzistantan de la fino de la dua mondmilito: oni ne vendu armilaron al militanta lando, des pli se ĝi ne estas membro de NATO aŭ de la Eŭropa Unio.

Meze de januaro, ekspertizo de la jura servo de la Parlamento konkludis, ke la germanaj helpo kaj aktivaĵoj en Irako kontraŭ la OIŜ verŝajne estis “kontraŭaj al la Konstitucio”. La fundamenta leĝo ja principe permesas eksteran agon de la Bundeswehr nur se la koalicio en kiu enkadriĝas la operacio de Berlino apartenas al daŭra “sistemo de kolektiva defendo”, kio ne estas la koalicio formita de Usono. La juristoj de la registaro kaj de la Parlamento do devis plej rapide kiel eble ellabori formulon kapablan certigi la daŭrigon de la liveradoj...

Komencita “sen tabuoj nek rigideco”, la redakto-procezo de la nova “blanka libro” de la defendo, kiu finiĝos venontan jaron, estis lanĉita meze de februaro de la ministrino pri defendo Ursula von der Leyen. Ĝi povus funde rekonsideri la politikon pri produktado kaj eksportado de armilaroj, kiun oni taksas konfuza. Krome, kvar grandaj konferencoj kaj centoj da laborgrupoj kunvenigantaj elektitojn, fakulojn kaj civitanojn, laŭplane redesegnos la estonton de la nacia defendo en kampoj kiel kiber-milito, kontraŭterorismo, Eŭropo de Defendo, la relokado kaj dismeto de NATO-trupoj, la dialogo kun Rusujo, la ekipado pri senpilotaj aviadiloj de la Luftwaffe, kaj ankaŭ la delikata prizorgado de la materialoj. La parlamenta komisaro pri la armeoj ja agnoskis, ke “la armil-sistemoj estas pene tenitaj en bona stato” aparte en la aer-armeo, kie la nedisponeblo de la aparatoj atingis rekordojn en 2014*.

*  Der Spiegel, Berlino, 25-a de aŭgusto 2014.

En streĉita internacia kunteksto, la social-demokratoj timas, ke tiu debato pravigos kreskon de la defendo-kreditoj. Siaflanke, la ekologiistoj zorgiĝas pro la pezo de la armil-industrio, kaj Die Linke publike mallaŭdas la koston de eksterlandaj intervenoj*. S-ino von der Leven uzas la konflikton en Ukrainujo por bremsi la reformplanon de la Bundeswehr, kiu notinde planis vendon aŭ sendon al rubujo de centoj da blenditaj veturiloj — tiuj de la eksa malvarma milito, destinitaj, eble, reuziĝi...

*  Die Tageszeitung, Berlino, 9-a de marto 2015.

Philippe LEYMARIE

Eva Spiekermann kontribuis kolekti la dokumentojn por la redakto de tiu artikolo.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiam la lingva diverseco regresas en internaciaj organizaĵoj

La kosto de unulingvismo

Estas mito ke la vasta uzo de la angla lingvo en internaciaj organizaĵoj ebligos grandajn monŝparojn. Ekzameno de la realaj kostoj metas en perspektivon ĉi tiun aserton kiu estas bazita sur nekompleta kaj antaŭjuĝa vidpunkto. La altrudo de ununura lingvo estigas maljustaĵojn kaj erarojn, sed la lingva diverseco stimulas demokratan viglecon kaj la utiligon de rajtoj.

La lingva politiko estas la objekto de intensaj debatoj en internaciaj organizaĵoj. Kvankam estas laŭstatutaj reguloj difinantaj iliajn oficialajn lingvojn kaj laborlingvojn (ses ĉe la Unuiĝintaj Nacioj* dudek-kvar en la Eŭropa Unio*), efektiva unulingvismo laŭpaŝe regas. Preskaŭ senbedaŭre oni parolas pri nova lingvo de komunikado: la angla kiel lingvafrankao* (ELF). Delonge propagandita kiel la bedaŭrinda sed neevitebla rezulto de buĝetaj limoj, hodiaŭ oni ŝajne rigardas ĉi tiun evoluon kiel neeviteblan. La superregado de la angla nun estas integrata en la profesiajn kulturojn de internaciaj organizaĵoj, kaj ĝiaj pravigantoj eĉ asertas ke tiu lingvo fariĝis internaciigita: pro tio ke ĝi jam ne estas uzata sole de denaskaj parolantoj, ĝi nun ne minacas la lingvajn diversecon kaj egalecon.

*  La lingvoj ĉina, rusa, angla, franca, araba kaj hispana.
*  Ĉiu oficiala lingvo de unu el ĝiaj membroŝtatoj estas oficiala lingvo de la Eŭropa Unio.
*  Lingvafrankao estas la piĝina aŭ komuna lingvo uzata de parolantoj de malsamaj denaskaj lingvoj.

La pravigantoj de la ELF ofte estas aliĝintoj al la doktrino de la “nova publika administrado”*, kaj insistas, ke ĝia uzo estus la plej bona metodo por malhelpi nedaŭrigeblan eksplodon de kostoj. Sed ĉi tiu argumento ne eltenas analizon. Kvankam la Eŭropa Unio havas la plej rigoran formalan sistemon rilate al laborlingvoj, ĝi elspezas proksimume 1,1 miliardojn da eŭroj ĉiujare por lingvaj servoj, kiu respondas al malpli ol 1% de la buĝeto, 0,0087% de la malneta interna produkto (MEP), 2,20 eŭroj por ĉiu enloĝanto aŭ 2,70 eŭroj por ĉiu civitano kiu havas pli ol 15 jarojn. Kvankam kostaltiĝoj antaŭvideblas, oni ne povas konsideri ekonomie nesuperebla elspezon de malpli ol 0,01% de MEP.

*  Doktrino kiu trudas modelojn de la administrado de komercaj entreprenoj al la publika administrado.

Cetere, la monŝparoj cititaj por pravigi la ELF-on ĝenerale estas bazitaj sur buĝetaj raportoj de la pravigantaj organizaĵoj. Ĉi tiuj ekskluzive referencas la primarajn kostojn rektajn (tradukoj, interpretaj servoj) kaj nerektajn (ĝeneralaj elspezoj ligitaj kun lingvaj servoj) imputatajn al la institucioj mem. Bazante sian argumenton sole sur ĉi tiuj kriterioj, oni povas false “pruvi” ke unulingvismo estas pli malkara ol plurlingvismo. Efektive, tamen, la reala kosto de iu lingva reĝimo povas esti komprenata nur per la enkalkulo de sekundaraj kaj implicaj pasivoj, ne nur por la organizaĵo mem, sed ankaŭ por ĉiuj koncernatoj. Redukti aŭ elimini tradukojn, ekzemple, ne forigas la neceson havi ilin. Ili devos esti faritaj aliloke kaj tial reprezentos ŝarĝon sur iu alia. Tio, kion subtenantoj de la ELF prezentas kiel malpliigon de kostoj, efektive nur estas transdono de kostoj.

La lanĉo en 2014 de la nova programo “Erasmus” por edukado, trejnado, gejunuloj kaj la sporto montras la perversajn efikojn de tia transdono. Kontraŭe al la lingvaj reguloj de la Eŭropa Unio, la Kondiĉaro por la programo estis unue eldonita nur en la angla kaj ne estis tradukita ĝis post la templimo por la depono de la unua serio de petoj, kvazaŭ la ELF jam estis oficiale agnoskita. La dokumento estis poste tradukita, laŭeble, pli-malpli amplekse, en kelkajn lingvojn (sed ne ĉiujn) kaj de diversaj organizaĵoj (ministerioj, universitatoj, asocioj, komercaj anonimaj societoj). La enhavo estis nur parte tradukita kaj la tradukoj variis de unu lingvo al alia kaj foje kontraŭdiris unu la alian tiel, ke estis malfacile identigi la plej fidindan informon. Sekve, la komenca manko de kompetentaj tradukoj estigis konfuzon kaj multiĝon de kostoj. La anglaparolantoj, aliflanke, profitis de la situacio ĉar ili havis facilan aliron al la rimedoj por peti subvenciojn kaj al la ŝancoj proponataj de la programo.

La prezidanto de la Eŭrogrupo misparolis

Se ni plivastigas la komparativan analizon inter unulingvismo kaj plurlingvismo al komunikado ambaŭsence (paroli, kaj kompreni la aliulon), la diferenco de kostoj eksplodas. Denove, estas la Eŭropa Unio kiu proponas la plej evidentan ekzemplon. Aktuale, ĝiaj dokumentoj estas oficiale tradukataj en dudek-kvar lingvojn, kaj ĉiu civitano povas elekti la lingvon per kiu li aŭ ŝi komunikos kun la institucioj de la Unio. Tio ebligas rektan komunikadon por ĉiuj kaj ankaŭ ebligas al ĉiu eŭropano, se tiu volas, partopreni debatojn pri gravaj financaj kaj politikaj demandoj. Ĉi tiu plurlingva politiko tial estas la garantianto de la demokrata procedo mem. Lastaj esploroj indikas ke, se la angla estus la sola lingvo de la Unio, tiam, por ke ĉiu lando intervenu en debatoj kaj juste partoprenu en la komuna agado de la Unio, la kosto por akiri la necesajn lingvokapablojn estus ĉirkaŭ 48 eŭroj por unu eŭropa civitano ĉiun jaron. Eĉ sen konsidero pri la fakto, ke tiu lernado okupus konsiderindan tempon kaj ke mankas indikoj ke la popoloj povus esti persvaditaj fari tion, la sumo estas multe pli ol la 2,70 eŭroj de la aktuala eŭropa plurlingvismo, eĉ se tio havas mankojn* .

*  François Grin, ‘Valeur du français, valeur du multilinguisme: exploration des convergences pour une politique francophone du multilinguisme’, en Jean-François Simard kaj Echraf Abdul Ouedraogo (red.), Une francophonie en quête de sens. Retour sur le premier Forum mondial de la langue française, Presses de l’Université Laval, Kebekio, 2014.

Anekdoto bone resumas la financan koston de eraroj kaj proksimumoj en la uzo de la angla, kaj ankaŭ la pli politikaj malfacilaĵoj en la komprenado, esprimado kaj intertraktado ligitaj al la uzo de “trudita” lingvo. En marto 2013, en intervjuo kun la brita ĵurnalo Financial Times, oni demandis al la prezidanto de la Eŭrogrupo, la nederlandano Jeroen Dijsselbloem, ĉu la savplano por Cipro de la EU povus esti konsiderata kiel “a template” (ŝablono) por similaj estontaj krizoj. Lia respondo, kiu implicis ke ĝi efektive povus esti ŝablono, kontraŭe al la pozicio de la Eŭrogrupo, kaŭzis falojn de la eŭrokurzo kaj bankaj akcioj. Sed lia deklaro estis bazita sur miskompreno. S-ro Dijsselbloem ne sciis la signifon de la angla vorto “template”, tial li miskomprenis la demandon kaj respondis erare.

Kvankam la ciferoj kontraŭdiras la entutajn ekonomiajn avantaĝojn de unulingvismo, ĝia avantaĝo por la britoj kaj la irlandanoj estas nedisputebla. Denaskaj parolantoj ĝuas privilegian pozicion en kampoj kiel tradukado, interpretado, redaktado, edukado kaj la produktado de edukaj rimedoj. Pro tio, ke ilia lingvo estas la referencopunkto, ili ekhavas la kapablon elstari pri la evoluigo de agadoj en la kampoj kovritaj de la koncerna organizaĵo, kaj pli malkare. Ĉi tiu strategia avantaĝo efektive kunportas grandajn monŝparojn kiuj povas esti investitaj aliloke kaj sekve estigas grandajn ĉenreagojn. Pro tio ke ĝi neniam estas kompensita, ĉi tiu fenomeno rompas la ekvilibron inter landoj kaj la egaleco inter eŭropaj civitanoj kiuj estas ĉe la koro de la plurlandaj politikoj. En 2001, la British Council taksis la valoron de la produktoj ligitaj al la angla lingvo je 13 miliardoj da eŭroj*. En 2005, raporto komisiita de la Haut Conseil de l’évaluation de l’école* detale ekzamenis tiun ciferon. Enkalkulinte la kreskon de la nominala malneta interna produkto (MEP), multobligajn efikojn kaj enspezojn kreitajn, la monvaloro de la ĉefaj merkatoj estis taksita je 8,4 miliardoj da eŭroj, la tempo kaj peno ŝparitaj pri la tradukado kaj interpretado je 2,2 miliardoj kaj la monŝparoj rilate al la instruado de fremdaj lingvoj 6,4 miliardoj. En 2014, ĉi tiu transdona efiko por Britio, pro la superrega pozicio de la angla, estis retaksita je 21 miliardoj da eŭroj.

*  British Council. ‘Annual report 2001-2002’.
*  ’L’enseignement des langues étrangères comme politique publique’, rapport remis au Haut Conseil de l’évaluation de l’école, Parizo, septembro 2005.

Sub la influo de la “nova publika administrado”, buĝetaj zorgoj inundas la debaton pri lingvaj aranĝoj. Sed la afero estas antaŭ ĉio politika. Jam en 1998, Boutros Boutros-Ghali, siatempa Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj tiutempe prezidanto de la Internacia Organizaĵo por Franclingvaj Landoj (OIF), difinis la naturon de la afero: “La unua kialo de nia pozicio pri plurlingvismo estas la respekto al la egaleco de ŝtatoj. Ni ĉiuj scias, ke truddevigi internaciajn oficialulojn, diplomatojn kaj ministrojn paroli en lingvo kiu estas fremda por ili metas ilin en malavantaĝan pozicion. Tio forprenas al ili la kapablon nuanci kaj rafini tiel, ke ili devas cedi avantaĝojn al tiuj por kiuj la lingvo estas denaska. Ankaŭ, kiel ni ĉiuj scias, konceptoj kiuj ŝajnas similaj ofte estas malsamaj de unu civilizacio al alia. Vortoj esprimas iun kulturon, iun pensmanieron kaj mondkoncepton. Pro ĉiuj tiuj kialoj, mi kredas ke, ĝuste kiel la demokratio en unu lando estas bazita sur plurismo, la demokratio inter landoj devus esti bazita sur plurlingvismo.*

*  Simpozio pri plurlingvismo en internaciaj organizaĵoj, Ĝenevo, la 5a-6a de novembro 1998.

La analizo de la retejoj de internaciaj organizaĵoj montras, ke la plejmulto estas afliktata de unulingvismo* kaj ĝiaj kulturaj kaj konceptaj implicoj. El la tridek malcentralizitaj agentejoj de la Eŭropa Unio, dudek unu prezentas siajn retejojn nur en la angla, kvin havas kelkajn lingvojn sed kun plimulto de anglalingvaj paĝoj, kaj kvar estas vere plurlingvaj. En kampoj tiel diversaj kiel tiuj kovrataj de la Eŭropa Banka Aŭtoritato (EBA), la Agentejo por la Kunlaboro de Reguligantoj de la Energio (ACER) kaj la Eŭropa Agentejo pri la Defendo (EDA), necesas scio pri la angla por aliri iliajn informojn. Eĉ sen mencii la regulajn raportojn pri la islamista minaco en Eŭropo kiujn Eŭropolo publikigas sole en la angla.

*  ’Rapport synthétique des analyses des pratiques linguistiques appliquées aux sites Internet des organisations internationales’ (2013), www.affoimonde.org
Aparta vizio pri la mondo

Tutmonde, estas nedisputeblaj signoj de kultura kaj koncepta hegemonio. Ni scias ke la Internacia Monfonduso (IMF) kaj la Monda Banko estas, ekde la 1980aj jaroj, konstruintaj formon de evoluado fonditan sur la novliberalisma ideologio kiun ili aplikas sendistinge en Latinameriko, Sudorienta Azio kaj hodiaŭ en Suda Eŭropo. Oni ne povas ne maltrankvili pri la laŭpaŝa transiro de la internacia kriminala justico al modelo kiu donas la prioritaton al la precedenca juro de la kutimjuro* Kaj estas multaj similaj ekzemploj. La malfido de civitanoj al plurlandaj institucioj estas tute komprenebla. Simbolo pri iu vizio pri la mondo, unulingvismo estas grava indikilo de la tutmonda geopolitika ekvilibro. Limigi ĝin montrus, ke landoj kapablas agi kune kaj harmonie kun respekto por siaj diferencoj.

*  Vidu Cyril Laucci, ‘When the Anglo-Saxon law is necessary’, Le Monde diplomatique, aprilo 2014. (Noto de la tradukinto: la kutimjuro: leĝoj evoluigitaj de juĝistoj, kontraste kun statutoj adoptitaj de leĝfarejoj - ml)

Dominique HOPPE

Dominique Hoppe estas la prezidanto de la Assemblée des fonctionnaires francophones des organisations internationales (Affoi).


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La internaciismo tempe de la Pariza Komunumo

Multaj historiistoj analizis la Parizan Komunumon kiel patriotan ribelon kiu originis rekte ĉe la konfisko de la kanonoj de la Nacia Gvardio en marto 1871. Sed la intelektaj bazoj de tiu ribelo ŝajnas esti pli malnovaj: jam en 1868 politikaj kluboj kaj popolaj kunvenoj de la ĉefurbo, civitanoj postulis la “Universalan Respublikon“.

En aprilo 1871, en la plej bona momento de la Pariza Komunumo, sep mil londonaj laboristoj organizis manifestacion de solidareco kun siaj parizaj kamaradoj, kaj marŝis de la loko, kiun la brita burĝa gazetaro nomis “nia Belleville“ — la kvartalo de Clerkenwell Green — ĝis Hyde Park, dum terure aĉa vetero. Akompanataj de fanfaro, ili svingis flagojn ornamitajn de la sloganoj “Vivu la Komunumo!“ kaj “Longan vivon al la Universala Respubliko!“

En la sama semajno, en la amfiteatro de la medicina lernejo de la pariza universitato Sorbonne, sen ĝiaj profesoroj — ĉiuj estis fuĝintaj al Versajlo* —, la parizaj artistoj kaj metiistoj (“ĉiuj artaj intelektuloj“) aŭskultis Eugène Pottier legi la manifeston de la Federacio de la artistoj de Parizo, kiu finiĝis per la frazo: “La komitato helpos al nia regenerado, al la inaŭguro de la komunuma lukso kaj al la splendoj de la estonteco, kaj al la Universala Respubliko.“

*  Sidejo de la registaro de nacia defendo starigita post la malvenko de Francujo en la urbo Sedano kaj la kaptiteco de la franca imperiestro Napoleono (la 3-an de septembro 1870).

“Komunumo“ kaj “Universala Respubliko“ estis du fundamentaj elementoj de la politika imagaro de la Pariza Komunumo, du esprimoj, kies emocia ŝarĝo superas ĉian precizan semantikan enhavon. Sed la ripetado de tiuj esprimoj dum la tutaj lastaj jaroj de la Imperio, de la sieĝo de la ĉefurbo kaj de la ribelo mem esprimis la deziron de la komunumanoj je socia vivo organizita laŭ la principoj de partopreno kaj de malcentrado. ? La plej multaj historiistoj vidas la komencon de la Komunumo en la 18-a de marto 1871, kun tio, kion Karlo Markso nomis la “provo enrompiĝi“*, de [Adolphe Thiers]*, lia decido konfiski la kanonojn de la Nacia Gvardio, kaj la reagoj, kiujn ĝi kaŭzis. En ilia raporto la insurekcio aperas kiel sponta ribelo, ligita kun forta “delira patriotismo“* — kiel Thiers mem diras — pro la apartaj cirkonstancoj de la franca-prusa milito.

*  Karlo Markso: La interna milito en Francujo (1971, La Pariza Komunumo), kun antaŭparolo de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2-a eldono, 2015, ISBN 978-2-36960-017-6, kaj interrete ĉe https://www.marxists.org/esperanto/....
*  Adolphe Thiers (1797-1877), iama orleanista monarkiisto, fariĝis ĉefo de la plenuma povo post la falo de la Dua Imperio en februaro 1871, poste prezidanto de la 3-a Respubliko la 31-an de aŭgusto 1871.
*  Adolphe Tiers, citita en La Revue Blanche, 1871: Enquête sur la Commune, Editions de l’Amateur, Parizo, 2011 (1-a eld. en 1897).

Nu, se oni komencas ne ĉe tiu sponta reago, sed ĉe la kunvenoj de laboristoj fine de la Imperio, tiam aperas tute alia bildo. Oni vidas, ke certaj ideoj iom post iom graviĝas. La kunvenoj de la politikaj kluboj de norda Parizo, la plej revoluciaj, komenciĝis kaj finiĝis per la krio “Vivu la Komunumo!“, kaj la esprimoj “Universala Respubliko“ kaj “Respubliko de Laboristoj“ estis tie uzataj sendistinge. Tiuj kunvenoj kreis kaj disvolvis la ideon de socia komunumo: la deziro anstataŭigi registaron de perfiduloj kaj de senkompetentuloj per rekta kunlaborado de ĉiuj energioj kaj de ĉiuj intelektoj.

La termino “Komunumo“ esprimis la zorgon pri la ago-skalo, la deziron je loka aŭtonomeco, la memsufiĉon de sociaj unuoj sufiĉe malgrandaj kaj homecaj por ke ĉiu sentu sin rekte koncernata de la detaloj de la ĉiutaga vivo. La nocio “Universala Respubliko“ siavice reprezentis la internaciisman horizonton. Kune, la du sloganoj desegnis la konturon de altgrade nenacia imagaro. Ekzemple, pro “komunuma lukso“, la artistoj kaj metiistoj de la Komunumo ŝajnis pensi pri ia “publika beleco“: plibonigo de la komunaj spacoj en ĉiuj urboj kaj ĉiuj vilaĝoj, la rajto de ĉiu vivi kaj labori en agrabla medio. Per kreado de publika arto, de arto vivata, je la nivelo de aŭtonomaj urboj, la “komunuma lukso“ devis efiki kontraŭ la koncepto mem de la monumenta spaco kaj ĝia centraliza (naciisma) logiko. Tia programo ne devus mirigi nin, ĉar ĝi venis de tiuj, kiuj faligis la Vendôme-kolonon. Sed oni ne pensu, ke tiu termino povis signifi retiriĝon en la internon de la mallarĝaj limoj de la urboj. La Federacio de Artistoj opiniis, ke ĝi agas samtempe por la komunuma lukso kaj por la Universala Respubliko.

Sub la Komunumo, kiel unu el ĝiaj plej famaj partoprenantoj, la pentristo Gustave Courbet, skribis al sia patrino: “Parizo rezignis esti la ĉefurbo de Francujo“.* La tiama Parizo ne volis esti la kapo de ŝtato, sed aŭtonoma ento sine de internacia federacio de la popoloj. La skalo, kiu privilegiis la komunuman imagaron, estis samtempe pli limigita kaj pli larĝa ol la nacio. La esprimo “Universala Respubliko“ respondis al tutaĵo da deziroj, da identiĝoj kaj da praktikoj, kiuj ne difineblis per ŝtata teritorio aŭ limigeblis per la nacio. Ĝi tre klare distingis tiujn, kiuj uzis ĝin, disde la parlamentaj respublikanoj aŭ liberaluloj: tiuj kredis je la neceso de forta kaj centra ŝtata aŭtoritato, supozata garantii la socian ordon.

*  Petra Ten-Doesschate Chu: Correspondance avec Courbet, Flammarion, Parizo, 1996.

Dum la monatoj de sieĝo, kiuj antaŭis la Komunumon, Parizo, laŭ la vortoj de la komunumano Arthur Arnould, “vivis sian propran vivon, montris nur sian individuan volon. (...) Parizo estis (...) lerninta la absolutan malestimon de du solaj regformoj, kiuj ĝis tiam estis en nia lando: la monarĥion kaj la oligarĥian aŭ burĝan respublikon“.* La Universala Respubliko signifis, male, unuavice la malmuntadon de la imperia burokratio, de ĝia profesia armeo kaj de ĝia polico. “Ne sufiĉas emancipi ĉiun apartan nacion el la kuratoreco de la reĝoj, skribis la anarĥiista geografo Elisée Reclus, necesas ankaŭ liberigi ĝin el la superregado de aliaj nacioj, necesas forigi tiujn limojn, tiujn landlimojn, kiuj faras simpatiajn homojn malamikoj!“*

*  Arthur Arnould, Histoire populaire et parlementaire de la Commune de Paris, Res Publica, Gémenos, 2009 (1-a eld.: 1878).
*  Elisée Reclus (1851), citita en Le Libertaire, 28-a de aŭgusto — 1-a de oktobro 1925.

Tagon post la proklamo de la Komunumo, ĉiuj eksterlandanoj havis la permeson aliĝi, ĉar “la flago de la Komunumo estas tiu de la Universala Respubliko“.* Sed la esprimo ne naskiĝis en tiu momento; ĝi devenas en la realo el mallonga epizodo de internaciismo dum la Franca Revolucio. Ĝia inventinto, Anarcharsis Cloots, de prusa origino, kiu prezentiĝis mem kiel “la oratoro de la homa specio“, subtenis tiun revolucion kune kun Thomas Paine, sur internaciismaj bazoj, antaŭ ol esti gilotinita. Sed ĝi tute ne signifis revenon al la principoj de la burĝa revolucio de 1789; la slogano de la Universala Respubliko, lanĉita de la komunumanoj, markas ilian rompon kun ilia heredaĵo favore al vera internaciismo de la laboristoj.

*  Journal Officiel de la République française sous la Commune, Editions Ressouvenances, Parizo, 1995 (1-a eld.: 1871).

Ni pensu ekzemple pri la laborkutimoj kaj pri la kulturo de la artmetiistoj, kiuj partoprenis tiom multnombre en la movado de marto 1871, kion poste notis Prosper-Olivier Lissagaray, la unua kaj la plej influhava historiisto de la Komunumo. Ili estis internaciistoj antaŭ ol tiu nocio entute ekzistis. Ni memoru ĝuste hodiaŭ pri Pottier kiel aŭtoro de La Internacio, skribita en junio 1871 meze de la brutalaj ekzekutoj de la venkitaj revoluciuloj; antaŭ la ribelo li gvidis grandan teksaĵ-laborejon, kie oni faris tukojn, tapetojn, puntaĵojn, ŝtofajn kaj ceramikajn pentraĵojn. Diversdevenaj kvalifikitaj metiistoj el diversaj nacioj laboris kune pri komplementaj taskoj; ilia internaciismo estas parte klarigebla pro la moviĝanta vivo, kiu karakterizas tiajn metiojn: ili iris libere de unu regiono al alia kaj eĉ de lando al alia. Kiel multaj junuloj hodiaŭ, kiujn la ekonomia malabundo devigas al nomada ekzistado, la gemetiistoj de la meza 19-a jarcento pasigis la plejparton de sia tempo ne ĉe laboro, sed ĉe serĉado de laboro.

Kiam Francujo deklaris la militon al Prusujo, la 19-an de julio 1870, la dungitoj de la laborejo de Pottier estis inter la subskribintoj de la manifesto de la pariza sekcio de la Internacio, apud siaj kamaradoj de Germanujo kaj de Hispanujo, kontraŭ tio, kion Pottier nomis en poemo la “ĉela reĝimo de nacieco“.* Io tute malkutima en socialista medio, la mesaĝo estis decide kontraŭnaciista: “Ankoraŭfoje, sub preteksto de eŭropa ekvilibro, la nacia honoro, politikaj ambicioj minacas la mondan pacon. Francaj, germanaj, hispanaj laboristoj, niaj voĉoj unuiĝu en kriego de kondamno kontraŭ la milito! (...) La milito (...) en la okuloj de laboristoj povas esti nur krima absurdaĵo.“*

*  Eugène Pottier, “La Guerre“, Chants Révolutionnaires [“La milito“, Revoluciaj kantoj], Comité Pottier, Parizo, 1908.
*  Manifesto de la pariza sekcio de la Internacia Asocio de Laboristoj, publikigita en Le Réveil, 12-an de julio 1870.

Sed eble la vojo, kiun iris la virinoj kaj la feminismo, plej bone atestas pri la volo transiri la politikan kadron de la moderna ŝtato. Louise Michel, Paule Minck, Elisabeth Dmitrieff kaj aliaj ne strebis al integriĝo en la ŝtaton aŭ ties protekton; ili ne postulis, kiel la virinoj faris en 1848, la voĉdonrajton nek ian ajn alian rajton de parlamenta tipo. Ili praktikis formon de libereco kaj komplete fajfis pri la ŝtato. Kiel partoprenantoj en la Universala Respubliko ili montriĝis indiferentaj pri respublika politiko. Tamen, Dmitrieff kaj sep laboristinoj de la vestaĵindustrio kreis tion, kio fariĝis la plej granda kaj la plej efika organizaĵoj de la Komunumo: la Unio de la Virinoj. Ĝiaj komitatoj kunvenis ĉiutage en preskaŭ ĉiuj distriktoj de Parizo kaj liveris pagatan laboron al la virinoj kaj samtempe respondis al la urĝaj necesoj de la batal-situacioj.

Nenio estis pli malproksima de la Universala Respubliko, perceptata kiel libervola asociiĝo de ĉiuj lokaj iniciatoj aŭ “libera konfederacio de aŭtonomaj kolektivoj“, ol la respublika universalismo, kiu estis tiam triumfonta. La Universala Respubliko imagata kaj, en certa mezuro, vivata dum la Komunumo, estis ne nur tre malsama ol la respubliko, kiu nun alvenis. Ĝi estis ankaŭ konceptita kontraste al la Franca Respubliko timeme naskita en septembro 1870 de Thiers, kaj eĉ pli al tiu, kiu certigis sin sur la kadavroj de la komunumanoj. Ĉar tiu masakro estis la fondo-ago de la 3-a respubliko, respubliko kiu poste solidiĝis, dum la industri-burĝaro kaj la grandaj provincaj kulturistoj faris sian historian aliancon, per tio ke ili por la unua fojo kunfandis la kapitalisman modernigon kun la respublika ŝtato.

En Francujo, la masakro markis la komencon de profunde konservativa tendenco pri la demando de nacia identeco. Tiu tendenco daŭris almenaŭ ĝis Viŝio*, dum en tuta Eŭropo la nacioj eniris en konkurencon pri kolonioj kaj faris novajn formojn de grandskala masakro, necesaj por kontrolado kaj konservado de la ordo en la imperioj.

*  Urbo en centra Francujo, kiu dum la nazia okupado dum la 2-a mondmilito estis la sidejo de la franca faŝista registaro; france: Vichy, elparolu: viŝí]. -vl

Ekde la amnestio de la komunumanoj, voĉdone decidita de la parlamento en 1880, okazis provoj integri la Komunumon en la francan respublikan fikcion, per ĝia asimilado al patriota movado aŭ al batalo por la respublikaj liberecoj ‒ per aliaj vortoj, al reformisma provo demokratiigi la burĝan ŝtaton anstataŭ detrui ĝin. Sed sufiĉas legi la memoraĵojn de la transvivintoj por vidi, kiom vigle ili mem defendis sin kontraŭ la ideo ke ili volis savi la respublikon: “La respubliko de niaj revoj tutcerte ne estis tiu kiun ni havas. Ni volis ĝin demokratia kaj socia, kaj ne plutokratia“, skribas unu el ili.* Lia kamarado Gustave Lefrançais montriĝas ankoraŭ pli radikala: “La proletaro sukcesos vere emancipiĝi nur kondiĉe ke ĝi senigas sin je la respubliko, la lasta formo, kaj ne la malplej malbonfara, de la aŭtoritatecaj registaroj.“*

*  Paschal Grousset, citita en La Revue Blanche, 1871: Enquête sur la Commune, v. cit.
*  Saml.

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kreditoroj ŝanĝiĝis

Transformiĝo de la afrika ŝuldo

La afrika ŝuldo de jardekoj estas zorge atentata, tiel de la internaciaj institucioj, kiel de la asocioj postulantaj ĝian tutsimplan nuligon. Multaj ŝtatoj de tiu kontinento sukcesis malŝuldigi sin danke al la grandega altiĝo de la tutmondaj prezoj de krudmaterialoj, sed aliaj inverse evoluis kaj estas nun minacataj de la “vultur-fondusoj”.

EN LA ĜOJEGO de la sendependoj gajnitaj en la 1960-aj jaroj, la landoj de subsahara Afriko provis rifuzi internacian labordividon, kiu asignis al ili la rolon de eksportantoj de krudmaterialoj kaj importantoj de fabrikitaj varoj. Ili do strebis diversigi siajn ekonomiojn per industriigo kaj plifortigo de siaj produktivaj kapabloj. Sed ili rapide stumblis sur malfacilaĵo: je notinda escepto de Sudafriko kaj Rodezio (nuna Zimbabvo, antaŭe regataj de blankula minoritato, neniu el ili havis aliron al la internaciaj kapital-merkatoj, manke de la “sezamo” atribuata de la internaciaj agentejoj pri financa taksado-servo. Ili do devis uzi nur la privatajn fondusojn garantiatajn de ŝtatoj, la duflankajn fondusojn atribuitajn de la “Pariza Klubo*” kaj la multflankajn fondusojn pruntitajn de la internaciaj organizaĵoj: Internacia Mon-Fonduso (IMF), Monda Banko kaj Afrika Banko por Disvolvado (ABD).

*  Kreita en 1956, la Pariza Klubo (Club de Paris) arigas dudek ŝtatojn, kreditorojn de la sudaj landoj.

Samtempe, la eksporto-enspezoj, pri kiuj ili kalkulis por investi malpliiĝis, aparte pro la falo de la tutmondaj prezoj de agrikulturaj produktoj, kies indico pasis de 155 en 1977 al 94 en 2002. La kostoj de iliaj importaĵoj, male, senĉese kreskis. En 1979, la altiĝo de la interezkvotoj, unuflanke decidita de Usono por lukti kontraŭ la malaltiĝo de dolaro, finis eksplode altigi la ŝuldon de la kontinento.

Por “sanigi” siajn kontojn, la afrikaj landoj denove sin turnis al la internaciaj financaj institucioj. Tiuj donis al ili siajn “mortigajn medikamentojn”: disvolvado, programoj de struktura alĝustigo (PSA) — kiuj trudas financan malreguligon, libermerkaton, privatigojn, redukton de la salajroj, buĝet-redukton, ktp. Tiuj programoj multiĝis, ĉiuj preskribantaj la saman libermerkatan kaj liberalan kuracilon. (Vidu sube).

La intereso de la agentejoj pri financa taksado

PRO APLIKO de la iniciato “Malriĉaj landoj multe ŝuldantaj” (MLMŜ), lanĉita en 1996, tridek ses landoj, inter kiuj tridek afrikaj landoj, profitis redukton je sume 76 miliardoj da dolaroj de siaj duflankaj kaj multflankaj ŝuldoj. Tamen, laŭ la Komitato por la nuligo de la ŝuldo de la Tria Mondo (france: CADTM), ĉi tiuj iniciatoj estas trompaj: la ŝuldo-stoko de la subsahara Afriko pasis de 2 miliardoj da dolaroj en 1970 al 331 miliardoj da dolaroj en 2012. Inter 1970 kaj 2012, la repagoj estis 435 miliardoj da dolaroj, tio estas kvaroble la pruntita kapitalo*.

*  “Les chiffres de la dette 2015”, CADTM, Bruselo, www.cadtm.org. Legu ankaŭ Demba Moussa Dembélé, “Les masques africains de M.Anthony Blair”, Le Monde diplomatique, novembro 2005.

Krome, la afrikaj landoj alfrontas invest-fondusojn nomatajn “vulturfondusojn”. Tiuj aĉetas malalt-preze sur la sekundara merkato kreditoraĵojn ŝuldatajn de ŝtatoj en malfacila situacio. Ili atendas la revenon de tiuj landoj al pli normala situacio (ekz, la fino de politikaj ribeloj), kaj tiam persekutas ilin antaŭ usonaj aŭ britaj jurisdikcioj por ricevi pagon de la ŝuldoj, la prokrastitaj repagoj kaj la interezoj. Unua ondo de tiaj persekutoj ruinigis Afrikon inter 2000 kaj 2008, la jaro de la tutmonda financa krizo. Malfacilas taksi la precizan nombron de atakoj, ĉar, por ne misfamigi sian bildon, la ŝtatoj preferas eviti la amasinformilojn kaj intertraktas kun la vulturfondusoj ekster la tribunaloj.

Laŭ la IMF, dek sep procesoj estas komencitaj kontraŭ malriĉaj landoj tre ŝuldantaj, inter kiuj dek kvin kontraŭ afrikaj landoj*. En aprilo 2014, decido de la apelacia kortumo de Usono pravigis la Demokratian Respublikon Kongo (DRK) kontraŭ FG Hemisphere Associates. En unua instanco, tiu fonduso gajnis la rajton preni posedaĵojn kaj bonhavojn de la Générale des Carrières et des mines (Gécamines), pro tio, ke tiu estas respondeca pri la ŝuldoj de la ŝtato, kies kreaĵo ĝi estas. FG Hemisphere postulis 104 milionojn da dolaroj de la DRK pro nepagita kontrakto pri elektroprovizo.

*  “Heavily Indebted Poor Countries (HIPC) Initiative and Multilateral Debt Relief Initiative (MDRI) — Statistical update”, Internacia Mon-Fonduso, Vaŝingtono, DC, 12-a de decembro 2014.

Jes ja, de la financa krizo de 2008, la vulturfondusoj turnis sin al eŭropaj merkatoj, sed ili tamen ne forlasis Afrikon. En 2010, la ABD kreis la Afrikan servon por jura subteno (ASJS), (Facilité Africaine de soutien juridique-FASI en la franca), por interesi la registarojn pri la graveco de la juraj aspektoj de la mastrumo de suverena ŝuldo. La FASI insistas pri la neceso esti akompanata de spertaj konsilantoj.

Du eventoj alportas samtempe esperon de disvolvado kaj timon de reenŝuldiĝo. Unue la ĉeesto, pli kaj pli firmigita sur la afrika scenejo, de rapide industriiĝantaj sojlo-landoj kiel Ĉinujo, Barato, Sud-Koreujo, Malajzio, Turkujo kaj Brazilo. De la komenco de la 1990-aj jaroj, ilia importado de krudmaterialoj kaj eksportado de siaj favorprezaj produktoj alportas realan profiton al la landoj de la regiono. Tio plilarĝigis iliajn eblecojn de ekonomia kresko kaj donis al ili ŝancon redukti siajn ŝuldojn danke al la kresko de siaj eksportaj enspezoj.

Tiamaniere Niĝerio, unua ekonomia potenco de la kontinento, sukcesis, en novembro 2005, grandparte reaĉeti sian ŝuldon al la kreditoroj de la Pariza Klubo (12 miliardojn da dolaroj el la 18).En 2009, Angolo fariĝis la unua afrika komerca partnero de Ĉinujo. Pekino nuligis la angolan ŝuldon, 67,38 milionoj da juanoj (= 10 milionoj da dolaroj) kaj forigis la doganimpostojn sur la importaĵoj de kvarcent sesdek ses produkto-kategorioj favore al Luando. La mapo de la ĉinaj investoj kovras tiun de la altvaloraj naturaj riĉaĵoj: Sudano, Angolo kaj Niĝerio por petrolo, Sud-Afriko por karbo kaj platino, la DRK kaj Zambio por kupro kaj kobalto.

La kreskanta pekina envolviĝo malfermas eblecojn, sed ĝi ankaŭ prezentas riskojn por la afrika disvolvado. Ĉinoj ekregis kelkajn lokajn industriojn, do samtempe akirante la eksport-kvotojn al la eŭropaj merkatoj de afrikaj produktoj, kiel teksaĵoj. Pekino pristudas la merkaton de Etiopio, kies teksaĵo-eksportaĵoj kreskis 237% en dek jaroj. Same, la kunlabor-modelo estas tiu de “pakaĵo” kombinanta rektajn investojn, subvenciatajn pruntojn (enhavantajn donacojn, minimume 35%), komercon kaj publikajn helpojn. Sen “distribua ŝlosilo” ne ĉiam eblas determini, ĉu la subvenciataj pruntoj estas inkluzivitaj en la ŝuldoj, aŭ estas parto de la helpo. Konsiderante la amplekson de tiaj pruntoj, oni povas maltrankviliĝi pri la estonta pezo de la ŝuldo de la afrikaj landoj, se, en la ĉina rigardo, la subvenciataj pruntoj ne estas konsiderataj helpo.

Dua evento: la malfermo al Afriko de la kapital-merkatoj. Pluraj landoj jam ricevis la financan takson atribuatan de la fakaj agentejoj, notinde Kongo Brazavila, Ebura Bordo, Egiptujo, Ganao, Kenjo, Mozambiko, Ugando, Ruando, Senegalo kaj Zambio. Tiu taksaĵo estis, en plej multaj kazoj, supera aŭ egala al tiu de landoj tiom industriigitaj kiom Turkujo, Brazilo aŭ Argentino. La intereso de la internaciaj investantoj por tiuj merkatoj kreskis en ĉi tiuj lastaj jaroj. Ili konsideras ilin plejparte altprofitaj interaj merkatoj. La naciaj instituciaj investistoj — ekzemple bankoj, asekurkompanioj, pensiofondusoj — kaj la lokaj privataj investantoj, estas egale aktivaj.

De 2007, landoj kiel Senegalo, Gabono kaj Ganao pruntis milionojn da dolaroj sur la kapital-merkato: 200 por la unua, 1000 por la dua, 750 por la tria. Tiu tendenco verŝajne daŭros kaj pliiĝos. Kenjo lanĉos obligacian deprunton (tio estas, emisiata de la ŝtato aŭ de instituciaj investistoj) je 25 miliardoj da dolaroj por konstruo de dua haveno, de du-mil-kilometra gasodukto kaj de ŝoseo por transporto de petrolo de Sud-sudano*. En Etiopio la baraĵo de la Renaskiĝo estis financita danke al biloj aĉetitaj de etiopianoj mem.

*  Sarah McGregor, “Kenya spends $25 billion on bond-backed port for oil: freight”, Bloomberg.com, 4-a de septembro 2012.

Inter la afrikaj landoj, kiuj scipovis allogi privatajn kapitalojn per emisio de obligacioj, estas Ruando, kies centra banko emisiis sian unuan prunton en dolaro en aprilo 2013. Laŭ la Bloomberg-indico, la investantoj ricevis profit-nivelon ĉirkaŭ 9,3%, kio estas supera al la 6,6% de la merkatoj de sojlolandoj. Kiel klarigas s-ro Abubacar Fall, prezidanto de la administra konsilantaro de la FASI, “tiu financa sukceso esence venas de la bonkvalito de la strukturaj reformoj kondukataj de Ruando de pluraj jaroj, kaj ankaŭ de la diversigado de la bazoj de ĝia ekonomio”*.

*  “Fonds vautours: comment l’Afrique évite le syndrome Argentine”, Financial Afrik, 7-a de aŭgusto 2014, www.financialafrik.com.
La timoj de Christine Lagarde

LAŬ LA AGENTEJO por financa taksado Fitch, la emisioj de suverenaj ŝuldoj de la subsaharaj ŝtatoj atingos verŝajne 6 miliardojn da dolaroj en 2015, post la rekordaj 6,25 miliardoj de la pasinta jaro. Kenjo, Ebura Bordo, Ganao kaj Senegalo esperas prunti ĉi-jare inter 500 milionoj kaj 1,5 miliardo da dolaroj da eŭro-obligacioj sur la kapital-merkato. Zambio venis la 7-an de aprilo, kun 1 miliardo da dolaroj, insiste monpeti la internacian kapital-merkaton.

Tiu rekresko de depruntoj povas timigi pri nova ŝuldokrizo. La IMF-Ĝenerala Direktorino s -ino Christine Lagarde esprimis sian timon al la ministroj pri financo kaj la regantoj de centraj bankoj de la subsahara Afriko en majo 2014, okaze de ilia renkontiĝo en Maputo en Mozambiko: “La registaroj devas montriĝi atentemaj kaj singardemaj, cele ne troŝarĝi sian landon per publika ŝuldo”, ŝi avertis, antaŭ ol precizigi, ke, se tio estas “plia financado”, ĝi ankaŭ estas “kroma vundebleco” (Les Echos, 30-a de majo 2014).

La risko pri troŝuldiĝo restas tamen limigita. La publikaj financoj pliboniĝis — kvin landoj de la regiono (Benino, Burkina Faso, Ebura Bordo, Gvineo-Bisaŭa kaj Togo) montras eĉ plusojn-, inflacio estas mastrita, la rezervoj de fremdaj devizoj kaj la ŝparo kreskis, la ekstera ŝuldo reduktiĝis. Tiel, laŭ s-ro Tiémoko Meyliet Koné, reganto de la Centra Banko de la Okcident-afrikaj Ŝtatoj (CBOAŜ, aŭ BCEAO en la franca), “la kresko-perspektivoj de la UEMOA [Ekonomia kaj Mona Unio Okcident-Afrika* ] estas favoraj. Ili montras, ke la ŝuldo verŝajne restos stabila en ĉiuj membro-ŝtatoj* La landoj de la UEMOA planas emisii 2 865 miliardojn da afrikaj frankoj (4,4 miliardojn da eŭroj) kiel ŝuldon en 2015. La BCEAO antaŭvidas 7,2% ekonomian kreskon en la subregiono, kontraŭ 6,6% en 2014, dum la IMF prognozas 5,8% por la tuta subsahara Afriko en 2015.

*  La UEMOA konsistas el Benino, Burkina-Faso, Ebur-bordo, Gvineo-Bisaŭa, Malio, Niĝero, Senegalo kaj Togo.
*  Jeune Afrique, Parizo, 6-a de marto 2015.

Por mobilizi la fondusojn necesajn por la amasaj investoj kiujn ili bezonas, aparte en agrokulturo, energiprovizo kaj infrastrukturoj, la afrikaj registaroj, la publikaj kaj privataj kompanioj pli kaj pli uzos pruntojn sur la naciaj, regionaj kaj internaciaj kapital-merkatoj. La publika investo, esenca por atingo de taŭga ekonomia nivelo, havas denun sian lokon en la naciaj politikoj.

Sanou Mbaye


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Uzindiko por dekstrigo

PROTESTAJ manifestacioj, partopreno en balotoj, uzado de la potenco. Tiuj tri specoj de politika agado havas komunan econ: la popolaj kategorioj de la loĝantaro estas malproksimaj de ili aŭ eĉ ekskluditaj. La 11-an de januaro, dum miloj da francoj manifestaciis sian solidarecon kun la viktimoj de la parizaj atencoj, la mobilizo de la mezaj klasoj ree kontrastis kun tiu, pli modesta, de la laborista mondo kaj de la junularo el la malfavorataj kvartaloj. Jam de jaroj la “strato“ burĝiĝas. Ankaŭ la urnoj. Ĉe ĉiu aŭ preskaŭ ĉiu elekto la partopren-kvoto malaltiĝas laŭ la nivelo de enspezo. Kaj la “nacia reprezentado“ ne havas pli bonan sorton, ĉar ĝi havas la vizaĝon de la superaj klasoj. Ĉu la politiko estas sporto de elito?

Tio jam observeblas en la kazo de la eŭropa maldekstro. La brita laborist-partio, starigita komence de la 20-a jarcento, havis la celon reprezenti la laboristojn ĉe la elektoj. En la jaro 1966, 69 elcentoj de la manlaboristoj donis al ĝi sian voĉon; tiu parto pasis al 45 elcentoj en 1987, poste al 37 elcentoj en la baloto de la 7-a de majo ĉi-jara. Laŭ ĝia politika gvidlinio, la blerismo*, oni devas prioritati la mezajn klasojn. Jen tasko farita: kun la plej burĝa elektantaro de sia historio, la laboristpartio ĵus ricevis elektan malvenkegon (vidu la artikolon de Owen Jones, art) ...

*  Esprimo estiĝinta laŭ la nomo de la gvidinto, Anthony Blair [éntoni blér]. -vl

“La kreskanta malŝato, kiun la popolaj tavoloj sentas por la maldekstraj partioj, observebla en ĉiuj okcidentaj elekto-demokratioj, notas la politiksciencisto Patrick Lehingue, sendube ne estas sen rilato kun la maloftiĝo de deputitoj kiuj, devenaj el malfavorataj medioj, spertis ties ekzisto-kondiĉojn.“ Ni rigardu la nombrojn: en 1945, kvarono de la francaj deputitoj estis laboristoj aŭ dungitoj antaŭ sia elekto; hodiaŭ ili estas jam nur 2,1 elcentoj. En 1883, sepdek ok urbestroj de komunumoj de pli ol tridek mil loĝantoj devenis ankoraŭ el tiuj du sociaj kategorioj (kiuj restas en la loĝantaro la plimulto); tridek jarojn poste, ili estis jam nur ses.*

*  El ducent sesdek. Patrick Lehingue, “Nous ne sommes pas représentés!“ [“Ni ne estas reprezentataj“], Savoir/ Agir, Bellecombe-en-Bauges, 2/2015.

Reprezenta, ĉu la sistemo estas tia? Pli ol la duono de la usonanoj opinias, ke la ŝtato devas alie distribui la riĉaĵon per pli forta imposto por la riĉuloj. Inter tiuj — kaj tio estas homeca — nur 17 elcentoj aliĝas al tiu deziro.* Tamen, la funkciado de la okcidentaj demokratioj garantias ke ilia malplimulta opinio ankaŭ tie venkos, sen vera debato. Klaso konscia pri siaj interesoj montriĝas des pli serena, ke la distraj kaj deturnaj temoj emfazataj de la komunikiloj, kiujn ĝi posedas, konstante ensorĉas la publikan debaton kaj kreas kontraŭecojn interne de la popolaj kategorioj de la loĝantaro.

*  Kp Cf. “2016 hopefuls and wealthy are aligned on inequality”, The New York Times, 30-a de marto 2015.

Kiam tiu sistemo estas bone elprovita, tiam restas nur kunvoki tre sciajn fakulojn, kies tasko estas memorigi al ni, ke la apatio de iuj kaj la kolero de la aliaj klariĝas per la “dekstriĝo“ de niaj socioj ...

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la dekstruloj, io nova

Eliri el la eŭro, sed dekstre. Jen la bazo de la programo de la Alternativo por Germanujo (AfD), naciisma kaj konservativa politika partio, kies sukceso maltrankviligas.

ONI ŜULDAS al Franz Josef Strauss unu el la feraj leĝoj de la germana politiko. Kiel piliero de la “Bonna Respubliko“* , la ĉefo de la Kristan-Socia Unio (CSU), la malgranda bavara fratino de la Kristandemokrata Unio (CDU), li asertis en 1986: “Dekstre de la CSU devas ne ekzisti demokratie legitima forto.“ Tridek jarojn poste, ĉu li returniĝas en sia tombo? Por la unua fojo post 1945, la kristandemokratio vidas kreski dekstran konkurencon: la Alternative für Deutschland (Alternativo por Germanujo).

*  La tiama Federacia Respubliko Germanujo, la “okcidenta Germanujo“ kun sia ĉefurbo Bonno. -vl

“Senprecedenca sukceso, resumas Alban Werner, de la Instituto pri politika scienco de Aĥeno. Neniam nova partio sukcesis en tiom mallonga tempo tiom proksimiĝi al la sojlo de 5 elcentoj“ — kiu ebligas sendi deputitojn en la Bundestag [la germana parlamento]. Lanĉita en aprilo 2013, la AfD, kvin monatojn poste, ricevis 4,7 elcentojn de la voĉoj. En 2014, la elektantoj malfermis al ĝi la pordojn de la parlamentoj en tri landoj de la orienta parto (Saksujo, Turingujo kaj Brandenburgo) kun respektive 9,7, 10,6 kaj 12,2 elcentoj de la voĉoj. Kaj en 2015, meze de februaro, ĝi eniris la parlamenton de la urbolando Hamburgo, en la okcidenta parto, per 6,1 elcentoj de la voĉoj. Intertempe, je la ĝenerala surprizo, ĝi ricevis 7 elcentojn de la voĉoj kaj sep deputitojn ĉe la eŭropaj elektoj de majo 2014.

La “alternativo“ proponata de la AfD direktiĝas antaŭ ĉio kontraŭ la helpoplanoj por Grekujo, realigataj ekde 2010 kun la konsento de la precipaj germanaj partioj, kaj kontraŭ la unueca mono. Tiel, la platformo de la partio por la parlamenta elekto de 2013 postulas “ordigitan malfondon de la eŭrozono“ kaj “reenkondukon de la naciaj monoj aŭ la kreadon de pli malgrandaj kaj pli stabilaj mongrupoj“. “La reenkonduko de la germana marko devas ne esti tabua“, asertas poste la teksto, kiu postulas ankaŭ “modifon de la eŭropaj traktatoj por ebligi al ĉiu ŝtato eliri el la eŭro. Ĉiu popolo devas povi demokratie decidi pri sia mono“. Kromaj postuloj: ke Berlino kontraŭstaru ĉian novan helpoplanon por Grekujo kaj “ke la kostoj de la politiko nomata “helpo“ ne estu pagataj per impostoj. La bankoj, la spekulfondusoj kaj la grandaj privataj investistoj estas la profitantoj de tiu politiko. Ili devas pri tio respondeci la unuaj.“

Grupigo de diversaj, eĉ kontraŭdiraj sentmanieroj

“La kuraĝo diri la veron: la grekoj suferas, la germanoj pagas, la bankoj enkasigas.“ Tiu afiŝo, lanĉita en la plena eŭro-krizo, resumas la originojn de la AfD. Ĝia programo por la eŭropaj elektantoj, en la sekva jaro, emfazis ke la unueca mono malutilas al Eŭropo: necesas do dividi tiun monon en du: unu de la nordo kaj unu de la sudo, kaj eĉ rezigni pri ĝi.* Sed, por prezentiĝi ĉe la federaci-nivelaj elektoj, poste por la elektoj de la federaciaj landoj, la partio etendis sian kampon de interveno: sekureco, enmigrado, familio kaj eĉ eksterlanda politiko. Ĉiuj estas temoj, pri kiuj, same kiel pri Eŭropo, diversaj kaj eĉ kontraŭaj tendencoj troviĝas ene de la partio. Aŭtoro de tre pedagogia libro pri la nova partio,* Sebastian Friedrich, de la Instituto pri lingva kaj socia esplorado de Duisburgo, distingas tri ĉefajn alojn: la “popolistojn“ de la entreprenistino Frauke Petry, de Saksujo, la “konservativulojn“ de la juristo Alexander Gauland, de Brandenburgo, kaj la “novliberaluloj“ de la profesoro Bernd Lucke, de Hamburgo, kiu servas ankaŭ kiel “ponto“ inter la tri tendencoj. La partio daŭre ne havas nacian programon: ĝi devas skribi ĝin dum sia venonta kongreso, planita por decembro 2015 en Bremeno; la lasta kongreso debatis ĉefe pri gvidproblemoj.*

*  Programo por la parlament-elektoj de 2013, monpolitiko, www.alternativefuer.de, kaj “Mut zu Deutschland. Für ein Europa der Vielfalt“, programo por la elektoj al la Eŭropa Parlamento de la 25-a de majo 2014.
*  Sebastian Friedrich, Der Aufstieg der AfD. Neokonservative Mobilmachung in Deutschland [La supreniro de la AfD. Novkonservativa mobiliziĝo en Germanujo], Bertz + Fischer, Berlino, 2015.
*  S-ro Lucke akiris la certecon fariĝi, ekde decembro 2015, la sola prezidanto de la partio.

“Traduttore traditore“, asertas itala proverbo ‒ “ĉiu tradukisto estas perfidulo“. Ĉiuj niaj interparolantoj unuanime rifuzis kvalifiki la AfD, en la germana, rechtsekstrem (ekstremdekstra): “Tio tro pensigas pri la Nacidemokrata Partio de Germanujo (NPD) kaj pli ĝenerale pri la novnazioj. Ne, tiu partio estas simple dekstre de la CDU-CSU“, asertas Friedrich. En la Eŭropa Parlamento, ĝiaj delegitoj ekskludas aliĝon al eventuala grupo ‒ daŭre ne starigita ‒ de la [franca] Nacia Fronto kaj de ĝiaj aliancanoj kaj samtempe al tiu kreita de la Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando (UKIP) de s-ro Nigel Farrage. Ili preferis aliĝi al la grupo de la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj, ĉeflanke de la britaj tories kaj la pola Rajto kaj Justeco. “Kvankam , nuancigas s-ino Petry, unu el la tri proparolantoj de la partio, ni estas malpli kritikaj ol ili pri la Eŭropa Unio kaj pri la eŭro.“

Se kredi la informojn donitajn de la direktejo de la AfD, ĝiaj dudek unu mil membroj karakteriziĝas per sia vireco (60 elcentoj) kaj sia meza aŭ supera studnivelo. Pri la politika deveno s-ino Petry donas al ni precizajn nombrojn: “Pli ol 60 elcentoj de niaj membroj estis neniam en alia partio, 10 elcentoj venas el la CDU-CSU kaj 5 elcentoj el la Liberala Partio (FDP). La resto pasis tra aliaj grupoj: Die Linke (La Maldekstro), la Piratoj kaj la Grünen (La Verduloj) ‒ kun la sola escepto de la NPD, de kiu ni ne akceptas eksmembrojn. Kiel vi vidas, ni kunigas diversajn politikajn kulturojn.“

Same pri la elektantoj: ĝis tiam, granda nombro sindetenis aŭ voĉdonis por malgrandaj partioj. Laŭ diversaj enket-institutoj ili apartenas precipe al la mezaj klasoj, dum la NPD rekrutigas en la popolaj medioj.* Al tio s-ro Gauland kontraŭmetas sian propran elekto-sperton en Brandenburgo: “En mia distrikto mi ricevis duoble pli da voĉoj en la popolaj kvartaloj ol en la bonstataj kvartaloj.“ Se kredi la instituton Dimap, publikigitan de la Morgenpost*, dum la elektoj por la Bundestag de septembro 2013, el iomete pli ol du milionoj da voĉoj, la AfD altiris 330.000 eksmembrojn de la FDP, 23.000 de la CDU-CSU, 230.000 el la Verduloj, 150.000 el la Socialdemokrata Partio (SPD) kaj eĉ 70.000 el Die Linke.

*  Sen granda sukceso: en septembro 2013, la NPD ricevis nur 1,28 elcentojn.
*  “4,7 Prozent: Wo wurde die AfD eigentlich gewählt?”, Hamburger Morgen Post, 23-a de septembro 2013, www.mopo.de.

Kaj tamen, la gvidantoj de la AfD, kiujn ni renkontis, parolis malmulte pri la provizoreco, kiu rapide etendiĝas en la germana socio. Ĉar tiu ĉi pagas, malfrue kaj altpreze, la “reformojn“ impulsitajn siatempe de la socialdemokrata ĉefministro Gerhard Schröder: laŭ la lastaj statistikoj, la kvoto de malriĉeco atingas 15,5 elcentojn, do 12,5 milionojn da homoj ‒ senlaborulojn, sed ankaŭ salajrulojn kaj pensiulojn.* Pro tio gravas la minimuma salajro enkondukita ĉi-jare. Por s-ro Gauland, la elektantojn de Die Linke altiras aliaj zorgoj: “La ekskomunistoj aprezas nian retorikon pri sekureco, sed ankaŭ la kontraŭusonan kaj porrusan politikon, kiun miaj amikoj kaj mi defendas.“

*  “Allemagne: 12,5 millions de personnes sous le seuil de pauvreté, un record“, Les Echos, Parizo, 20-a de februaro 2015.

“Tiu ĉi malhomogeneco reduktas la agospacon de la AfD, pensas Sabine am Orde, kiu raportas pri la partio por la ĵurnalo Tageszeitung. Tio okazas ekzemple pri la rilatoj kun Pegida (vidu ...). En la oriento, iu kiel Frauke Petry aŭ Alexander Gauland flegas densajn rilatojn kun movado en kiu ili vidas elektajn eblecojn. Sed okcidente, iu kiel Bernd Lucke avertas kontraŭ ekscesa dekstriĝo, kiu povus kompromiti la ŝancojn de la partio.“ Ene de la CDU la afero estas pli klara: “Kiu ajn parolas kun Pegida estas tuj sankciita“, precizigas Anja Maier, ankaŭ ĵurnalistino ĉe la Tageszeitung. “Ĉe la AfD, aldonas ŝi, estas la kontraŭjudaj deglitoj, kiuj altiras tujajn reagojn, inkluzive en Facebook.“

Cenzuro kaj memcenzuro: la duopo funkcias. S-ro Gauland, kiu akceptas nin en la sidejo de la brandenburga parlamento, en Pocdamo, tuj asertis: “Ni havas nenion komunan kun la ekstremdekstro. Tiu etikedo pensigas pri la terura sperto de la 3-a Regno, kiu faris abomenindajn krimojn kaj ruinigis Germanujon. Ni ne estas kontraŭjudistoj, kio via Nacia Fronto estis ankoraŭ antaŭ ne longe.“ Tamen, ĉu la gvidanto de la dekstro de la AfD ne partoprenis en unu el la manifestacioj de Pegida, kie oni devis esti blinda por ne rimarki la ĉeeston de novnazioj? “Ne, respondas nia interparolanto, tio estas miskompreno: ni ĉeestis tie kaj diskutis kun la partoprenantoj nur por kompreni iliajn motivojn.“

La AfD rekrutigas ene de la “furiozaj mezaj klasoj“

La elektosukceso de la AfD inspiras al la germanaj politiksciencistoj la saman demandon kiel longan tempon antaŭe pri la Nacia Fronto en Francujo: ĉu temas pri voĉo de protesto aŭ pri aliĝo? Kaj oni preferas ĝenerale la unuan respondon. Por Friedrich, la partio rekrutigas en la “koleraj mezaj klasoj, kiujn radikaligis timo de la krizo, kiu ektuŝas ilin, kaj kontraŭislama demagogio de homoj kiel Thilo Sarrazin“. Fama pro sia libro Germanujo malaperas*, vendita je du milionoj da ekz-eroj, tiu eksmembro de la gvidantaro de la Bundesbank estas konsiderata unu el la spiritaj patroj de Pegida kaj partoprenas en mitingoj de la AfD — kvankam li estas daŭre membro de la SPD! La SPD konservas do en siaj vicoj provokulon, laŭ kiu Germanujo estas malaperonta pro la malalta naskokvoto en la plej edukitaj klasoj kaj pro la alfluo de islamaj migrantoj, kaj kiu disvastigas nebulan teorion pri “juda geno“.

*  Thilo Sarrazin, L’Allemagne disparaît [Germanujo malaperas], Editions du Toucan, Parizo, 2013.

La laŭ Werner, “la AfD prezentiĝas kiel la sola opozicio fronte al la partioj de la “establita ordo“. Ĝi velas sur popola kolero, kiu povus rapide transformiĝi en strukturitan formon, sed ankaŭ malfortiĝi“. Estas vere, ke la juneco de la partio, la kreskanta larĝigo de ĝia politika problemaro kaj la foresto de federaci-nivela programo instigas al singardemo pri la motivoj de ĝiaj membroj.

Por superi tiam la decidan 5-elcentan sojlon ĉe la venonta elekto por la Bundestag, planita por 2017, la gvidantoj de la AfD kalkulas kun granda atuto: la reganta granda koalicio. La disfalo de la liberala partio FDP instigis s-inon Merkel alianci kun la SPD.* Per tio, ke ŝi moviĝis al la centro, ŝi liberigis politikan spacon dekstre. Oni trovas en tiu spaco centojn da miloj da civitanoj en profunda konsterno: fronte al la eŭrokrizo, al la kresko de krimo, al la amplekso de enmigrado, al la tiel nomata “islamiĝo“, al la diversiĝo de la famili-modeloj, ktp. “Oni ne hezitu iri dekstren, rompi la tabuojn kaj la “politike norman” Mallonge, ni ne faru kiel tiuj partioj de registaro, kiuj ne diras la aferojn“, rekomendas s-ro Gauland. S-ino Petry iras en la saman direkton kaj polemikas: “Mi volas lerni praktiki mian rolon de opoziciulo. Pro tio mia diferenco kun Bern Lucke: li volas certe alveni pli rapide en la registaron.“

*  Inter 2009 kaj 2013, la FDP falis de 14,6 elcentoj al 4,8 elcento, kaj per tio malaperis el la Bundestag. La SPD preferis alianciĝi kun la dekstro, dum la tutaĵo de la maldekstraj kaj ekologiistaj fortoj disponas pri la plimulto de la seĝoj.

Ĉiu lando havas certe specifan politikan pejzaĝon, kiun oni ne povas redukti al la ĝeneralaj tendencoj de Eŭropo. La AfD tamen ne estas kazo izolita. Sur eŭropa nivelo la ekstremdekstraj organizaĵoj forte kreskas: en dek kvin ŝtatoj ili tuŝas aŭ superas 10 elcentojn de la voĉoj, en kvin, ili havas pli ol 20 elcentoj. Ili, male, stagnas en tiuj ŝtatoj (Britujo, Italujo kaj Germanujo), kie la partioj nomataj “eŭropskeptikaj“ havas konsiderindan evoluon.

Dominique VIDAL.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Simptomo de senposediĝo

Vidi ĝin ĉie; vidi ĝin nenie: pri komploto la diskuto tre malofte evitas unu el tiuj du simetriaj rifoj. Kiam la kvin grandaj firmaoj de Wall Street, en 2004, per premoj akiris kunvenon, longtempe sekretan, ĉe la Securities and Exchange Commission (SEC), la reguligisto de la usonaj kapitalmerkatoj, por atingi la nuligon de la “Picard-regulo“, kiu limigas al 12 la koeficienton de ĉioma enŝuldiĝo*, oni devas havi intelektan silentemon ĉe la limo de simpla obturado por ne vidi la interkonsentitan kaj kaŝitan agadon de speciale potenca kaj organizita interes-grupo. Komplotoj do ekzistas ‒ ekzemple tiu ĉi, cetere kronita de sukceso.

*  Tiu koeficiento difinas la sumon de oblo da propraj fondusoj, kiun banko povas enŝuldiĝi por financi siajn poziciojn en la merkatoj. [En la franca: coefficient de leviérisation globale des banques d’affaires, verŝajne temas pri tio, kion oni nomas en la germana “Basel-II-Koeffizient (Bazelo-2-koeficiento). -vl]

Certe tiu ne liveras sole la tutan analizon, kiun la financa krizo bezonas, kaj eble tie troviĝas la konataj malfortoj de la konspirismo, eĉ se ĝi indikas pruvitajn faktojn: ĝia unu-ide-ismo*, la sola afero kiu klarigas ĉion, la ekskluziva ideo kiu komplete raportas pri ĉio, la kaŝita kunveno kiu decidas pri ĉio. Tipa ekzemplo de konspira unu-ide-ismo: Bilderberg (aŭ la Triopo).*Bilderberg ekzistas! La triopo ankaŭ. Do, la problemo ne estiĝas ĉe la eltrovo de tiuj faktoj, sed ĉe la kaŭza statuso, kiun oni atribuas al ĝi. Tiel do pri Bilderberg aŭ la Triopo levitaj kiel solaj kaj ĉiopovaj organizantoj de la novliberala tutmondigo. Por malmunti la unuideismon de la komplotisma percepto sufiĉas instigi al eksperimento de kontraŭfakta pensado: ni imagu mondon sen Bilderberg nek Triopo; ĉu tiu hipoteza mondo estus evitinta la novliberalan tutmondiĝon? La respondo estas kompreneble ne. El tio konkludeblas ke la kaŝaj konklavoj ne estis la nepraj agantoj de la novliberalismo, eble eĉ ne la plej gravaj. Kaj tamen, tio ne estas kialo por forgesi paroli pri Bilderberg kaj la Triopo, kiuj diras nekontesteble ion pri la mondo en kiu ni vivas.

*  Tio estas: la patologia koncentriĝo de la pensado al unu sola temo.
*  La triflanka komisiono, fondita en 1973 por certigi la kunlaboradon inter la “atlantikaj“ landoj de Nordameriko, Eŭropo kaj Azio, kunigas personojn devenajn el la kampo de potenco (intelektulojn, politikajn kaj ekonomiajn gvidantojn). Neoficiala grupo, starigita en 1954 en la kunteksto de la malvarma milito, Bilderberg, funkcias laŭ la sama principo, sed koncentriĝas sur la usonaj-eŭropaj rilatoj.

Kelkfoje sufiĉus iomete da intelekta kompatemo por kompreni tion, kio eble povas esti vera en certaj tezoj, kiuj estas tuj fikvalifikataj sub la intertempe fifama etikedo de “konspirista“, forigi iliajn klarigajn erarojn kaj konservi, kun la risko ke oni devas reformuli ilin alie, ja tute realajn faktojn de interkonsentitaj agadoj, sed kies novliberala doktrino klopodas nei tion. Estas vere, ke en la perspektivon de la dominantoj eniras per si mem la neado de dominado (salajruloj kaj dungistoj, ekzemple, estas “liberaj kaj egalecaj kontraktantoj en la labormerkatoj“ ...), kompreneble jam pri la efikoj de eksplicita ligo, per kiu la dominantaj interesoj produktas, reproduktas kaj profundigas sian dominadon. Estas verŝajne senespera imago, ke oni povas en la komunikilaj disputoj havi interan pozicion, kiu kunigus la reguladon kontraŭ certaj ekstremaj (ĝis skandalaj) eraroj de la konspirisma pensado kaj samtempe la ideon ke la dominado, se ĝi produktiĝas ĉefe en kaj per strukturoj, estas ankaŭ afero por parto de kolektivaj agadoj diskutitaj de la dominantoj. Tia distingo estas certe tro postulata, kaj oni vidas tuj veni la dikajn komentojn kiuj farus el tio mem apologian defendon de la komplotismo kaj de la komplotistoj ...

Tamen estus jam tempo por alvoki al ia nekomplotisma pensado de la komplotoj, do alivorte: 1. koncedi, ke kelkfoje ja okazas interkonsentitaj kaj kaŝitaj umadoj ‒ oni povus nomi ilin komplotoj, kaj 2. rifuzi fari komploton la sola klariga skemo por ĉiuj sociaj okazaĵoj, aldoni eĉ ke el ĉiuj disponeblaj skemoj tiu estas la malplej interesa, la malplej trafa, tiu al kiu oni devas metode turni sin laste ... kaj kvankam ĝi estas kelkfoje reala!

Certe oni trovas ĉion pri la konspirismo: sarkasmajn bildojn pri ĝiaj plej konataj deliroj (fakte tiuj ne mankas ...), montradon de ĝiaj fetiĉaj temoj, ĝis kleraj analizoj de ĝiaj psiĥopatologioj. Sed politikan analizon ‒ nenian!

La potenco de la malkvalifiko-efiko, la forto per kiu ili kribras la parolantojn, la sociaj karakterizaĵoj asociitaj al tiu kribrado mem, la rezervado de la legitima parolo por iuj, kaj la plena ekskludo de la aliaj, aganta ankaŭ tie per kunmiksado, kiu inkluzivigas en la mensa aberacio kaj en la malpermeso paroli, tutan kategorion, eĉ aron da sociaj kategorioj, deirante de kelkaj izolitaj perdiĝintoj, kaj tio por fari el la politika diskuto la monopolan aferon de la “reprezentantoj“ asistataj de la fakuloj: ĉiuj ĉi meĥanismoj, akrigitaj en la francaj komunikiloj, devus tamen atentigi pri la rekte politikaj punktoj en la debato pri konspirismo ‒ anstataŭe ĝi kaŭzas nur klukadojn aŭ ŝajnhororajn kriegojn ĉar, kiom ajn izolitaj ili estas, la konspirismaj spritaĵoj donas la plej bonan kialon por senposedigo.

Senposedigo: jen eble la vorto kiu liveras la plej bonan politikan eniron en la socian ‒ kaj ne psiĥan ‒ fakton de konspirismo. Ĉar anstataŭ vidi en ĝi deliron senkialan, aŭ pli ĝuste sen alian kialon ol la postrestintecon de la plebo, oni povus vidi en ĝi la efikon, certe absurdan, sed sufiĉe antaŭvideblan, de loĝantaro, kiu ne rezignas kompreni tion, kio okazas al ĝi, sed spertas ke oni sisteme rifuzas al ĝi la rimedojn: aliron al informoj, travideblon de la politikaj agendoj, profundajn publikajn debatojn (do: ion alian ol la mizerajn kaĉojn, kiujn oni servas sub tiu nomo en la komunikiloj), ktp. Tute klare, la plej grava politika evento de la du lastaj jardekoj, la referendumo pri la eŭropa konstitucia traktato de 2005, montris tion, kion politika elektantaro, tamen en eksterordinare malfavora etoso povas fari, al kiu oni donas la tempon de pripensado kaj debaton: ĝi povas akiri la plej kompleksan materialon kaj alproprigi ĝin al si por fari kleran elekton.

Ekster tiaj esceptaj kondiĉoj, ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj rimedoj por regi la historiajn fortojn, kiuj atakas ĝin, kaj antaŭ ĉio partopreni en la diskutoj kiuj decidas pri ĝia sorto, estas al ĝi rifuzataj. Nu, rimarkigas Spinozo, la deteniĝemo ne konas paŭzon: “Neniu povas forcedi sian juĝkapablon“ (Politika traktaĵo), do tiu praktikiĝas tiom kiom ĝi povas, en la kondiĉoj kiuj estas al ĝi faritaj, kaj kun la persistemo de malespero, kiam ĝi krome povas pensi nur sian malfeliĉon. La konspirismo ne estas la psiĥopatologio de kelkaj deliruloj, ĝi estas la simptomo necesa por la politika senposedigo kaj por la konfiskado de la publika debato. Do, estas la lasta stultaĵo riproĉi al la popolo ĝiajn penserarojn, kiam oni tiom metode organizis la forprenon de ĉiaj ĝiaj pens-instrumentoj kaj ĝian punrestadon ekster ĉia pensa agado. Neniu diris tion pli bone ol Spinozo: “Ne mirigas, ke la plebo havas nek veron nek juĝkapablon, ĉar la ŝtataj aferoj estas traktataj sen ĝia scio, kaj ĝi faras al si opinion nur surbaze de la malmulto, kiun oni ne povas kaŝi al ĝi. Prokrasto de juĝo estas efektive virto malofta. Do, povi ĉion trakti kaŝite antaŭ la civitanoj kaj voli ke tiel ili havu nenian juĝon, tio estas la pinto de stulteco. Se la plebo efektive povus moderigi sin, prokrasti sian juĝon pri io, kion ĝi malbone konas, kaj juĝi ĝuste laŭ la malmultaj elementoj pri kiuj ĝi disponas, tiam ĝi estus pli inda regi ol esti regata“ (Politika traktaĵo, VII, 27).

Sed eĉ pli ol la senposedigo, la konspirismo, kies elitoj ŝajnigas nesavebla malplimulto, povus esti la paradoksa signo, ke la popolo fakte akiras la plimulton, ĉar ĝi sufiĉe aŭdis la aŭtoritatojn kun respekto kaj ĉar ĝi komencas koncepti la mondon sen ili. Mankas al ĝi nur unu afero por eniri ĝin komplete kaj eltiri sin el la kaptiloj, tiu de la konspirismo, per kiu ĉia publika debato estas neeviteble tratrempita: la ekzerco, la praktiko, la kutimo ... do ĉio, kion la konfiskaj institucioj (reprezento, komunikiloj, fakuloj) rifuzas al ĝi kaj kiun ĝi tamen klopodas konkeri ĉe la marĝenoj (asocioj, popola edukado, alternativa gazetaro, publikaj kunvenoj, ktp) ‒ ĉar la individuaj kaj kolektivaj intelektoj formiĝas per ekzercado.

La debato pri la “leĝo de 1973“, kiu devis malpermesi la monan financadon de publikaj deficitoj, devus esti tipe rigardata kiel unu el la etapoj de tiu lernado, kun sia karakteriza procezo de provoj kaj eraroj. Kompreneble, la “leĝo de 1973“, en certaj regionoj de Interreto la temo de arda aktiveco, ricevis multajn skuojn: de la filmeto kun komplotisma etoso de Paul Grignon, Money as Debt [“Mono kiel ŝuldo“], kiu montras gigantan mon-konspiron ‒ la monon kreas la privataj bankoj ‒ kies terminoj tamen legeblus en ia ajn manlibro pri ekonomio de la unua aŭ la lasta klaso de SES!*, ĝis la peza insistado renomi la leĝon unue “leĝo Pompidou“, sed por pli bone veni al la “leĝo Rothschild“, ĉe kiu iuj vidas nur la aludon al la ligoj inter la politika potenco kaj la alta financo,* kie aliaj pensas pri ĉiaj aliaj subkomprenoj ...

*  SES: Sciencoj Ekonomiaj kaj Sociaj (france: Sciences économiques et sociales), instruado de esplorado proponata al la francaj liceanoj en la dua jaro antaŭ la abiturienta ekzameno; se tiu fako plaĉas al ili, ili povas elekti ĝin poste en la sekva jaro. [Laŭ la franca Vikipedio] -vl
*  Ĉar antaŭ ol fariĝi ĉefministro, Georges Pompidou estis aferbankisto ĉe Rothschild. Oni tamen notu, ke li ĉesis esti bankisto en 1958, kiam li fariĝis direktoro de la asistantaro de Charles de Gaulle, kaj ke la menciita leĝo okazis en 1973 ...

Meze de ĉiuj ĉi skorioj, principo de politika karitato povus tamen vidi: 1-e tiun mirakleton de nefakuloj, kiuj okupiĝas pri afero evidente teĥnika, sed kies politikaj implikaĵoj destinas ĝin al kiom eble plej larĝa debato: la mono, la bankoj; 2-e la aperon, eble senorda sed fine bonfara, de demandoj pri la neceso de interezkvotoj, de financado de publikaj ŝuldoj, de eblaj formoj de mona suvereneco, de la taŭga loko de la mon-eldonistoj en demokratia socio; 3-e intensan polemikadon, en la plej bona senco de la vorto, kun produktado de kilometrojn longaj tekstoj, lanĉado de retejoj aŭ de blogoj, dokumentitaj disputoj en ĉiuj sencoj, ktp. Ĉio ĉi, jes, meze de elementa nesciado, de kelkaj konataj flankenglitoj kaj de evidente malĝustaj vojoj ‒ el kiuj kelkaj, kiuj plej arde akuzas la leĝon de 1973, ekrimarkas ke ili persekutis fantomon ... Sed tamen, kiel kolektiva pens-ekzerco, kiu valoras en si mem multe pli ol ĉiaj ĝiaj malperfektaĵoj, kaj en kiu ‒ sen ajna sarkasmo ‒ oni devus vidi momenton de tiu procezo de lernado tipa por eniri en la plimulton. Ne surprizas, ke el la stumbloj de lernado la instalitaj elitoj profitas por rifuzi la lernadon mem. Oni povas ilin kompreni: temas ja precize pri la senposedigo de la senposedigantoj.

Frédéric LORDON.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Refondi la multflankismon, sepdek jarojn post la Konferenco de San-Francisko

La Unuiĝintaj Nacioj fronte al la konservativismo de la grandaj ŝtatoj

Multas la reform-projektoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en la momento, kiam oni celebras la 70-an datrevenon de ĝia fonda Ĉarto, adoptita en San Francisko la 26-an de junio 1945. Trans la teknikaj aspektoj (veto-rajto, rolo de la ĝenerala sekretario, ktp.), estas la rolo de la UN mem kiel ilo por pac-konstruado kaj ties humanismaj valoroj, kiuj estas la demando-kerno.

ESTIS KOŜMARO por la prezidanto Franklin Delano Roosevelt: la ideo, ke la usona parlamento eble rifuzos ratifiki la kreadon de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kies unu el la ĉefaj inspirantoj li estis ĉe la fino de la dua mondmilito. La risko vere ekzistis, ĉar unu el liaj antaŭuloj, Woodrow Wilson, suferis pro ĝi kvaron-jarcenton antaŭe, dum li fieris pri sia aktiva rolo en la invento de la Ligo de Nacioj*. Endas diri, ke la usonaj parlamentanoj sin konsideras gardistoj de la klasika teorio, kiu proklamas, urbi et orbi, ke neniu rajtas anstataŭi la popolon por leĝojn doni: nek la internacia juro, nek iu ajn multflanka organizaĵo rajtas amendi, eĉ malpli nuligi, la suverenecon de la nacioj. La debato estis lanĉita: kiun lokon oni donu al tiu embrio de instituciigita internacia socio? Sesdek jarojn poste, la novkonservativuloj ne forgesis tion...

*  La Kongreso (usona parlamento) rifuzis la traktaton de Versailles kaj la aliĝon de Usono al la Ligo de Nacioj.

El sia malfacila ŝoka nasko, la Unuiĝintaj Nacioj gardis fondan ambiguecon. Por eviti la oponon de la Parlamento, la prezidanto Roosevelt ne hezitis postuli, ke la plej potencaj, fakte la milit-venkintoj, disponu pri veto-rajto, kaj tion facile akceptis Jozef Stalin*.

*  Kvankam li mortis la 12-an de aprilo 1945, malmultajn tagojn antaŭ la malfermo de la Konferenco de San Francisco, la 24-an de aprilo, Roosevelt estis skizinta la grandajn principojn de la estonta Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, dum la konferenco de Dumbarton Oak (aŭgusto-oktobro 1944) kaj proponinta la veto-principon ĉe la pintkunveno de Jalta (februaro 1945).

Por aspekti akceptebla — lasi lokon al Eŭropo, sen forgesi Azion, kiu des pli gravis, ke la dua mondmilito estis tiam finiĝanta en Ekstrem-Oriento-, tiu veto-rajto estis etendita al tri aliaj ŝtatoj (Britujo, Francujo kaj Ĉinujo). Tiel naskiĝis la “kvinopo”, la konstantaj membroj de la sekurec-konsilio: La potenc-malegaleco tiel laŭleĝiĝis, kaj ĉiu grava multflanka decido de tiam submetiĝis al la volo de la plej potencaj ŝtatoj, kiuj povis suverene decidi, ĉu konvenas akcepti kaj apliki ĝin. Multflankismo ŝajnis mort-naskita, Duflankismo kun ĝia arbitreco estis fariĝinta malaktuala, la ideo de kolektiva sekureco instaliĝis, sed la pasinteco ne estis tute forviŝita: tra la “kvinopo”, la ludo de la potenculoj, forigita tra la pordo, revenis tra la fenestro.

La kunteksto kaj ties evoluo plimalbonigis la komencajn donitaĵojn. La malvarma milito igis la veto-uzon banala alfrontiĝa instrumento inter la granduloj. Tiel ke, en majo 2014, oni povis nombri ducent sepdek du uzojn de tiu diplomata militarmilo: okdek tri iniciate de Vaŝingtono, aparte pri Palestino, kaj cent tridek iniciate de Moskvo. Kun la malapero de Sovet-Unio en 1991, la efiko estis rimarkinda el alia vidpunkto: okdek tri% el la rezolucioj estis redaktitaj de unu aŭ pluraj okcidentaj ŝtatoj, kaj pasiveco de la du aliaj instaliĝis. Scenejo por debatoj aŭ klubo kunveniganta la aristokration de la ŝtatoj, la Sekurec-konsilio, malmola kerno de la UN-a multflankismo, ludas rolon tre malproksiman de la projektoj de eterna paco... Des pli ke tio, kiu estis vera en la tempo de Roosevelt ne plu validas en la nuna mondo: de kvindek unu fondo-ŝtatoj, oni pasis al cent naŭdek tri; de eŭro-usona mondo, ni evoluis al mondo, kie la Sudo tendencas nombre domini. Sen forgesi, ke la potenculoj de 1945 ne estas tiuj de 2015, kaj ke la tiamaj problemoj neniel similas al tiuj, kiuj kaŭzas malsekurecon hodiaŭ.

La ideala multflankismo des pli facile kontrastas al la reala multflankismo, ke tiu ĉi reproduktiĝas per la fluida mekaniko de la konservativa potenculo. Oni estus povinta antaŭvidi, ke la venkitoj de la pasinto finfine povos eliri el la punejo, same kiel Japanujo, dua plej grava financa kontribuanto de la UN, aŭ Germanujo, kvara tutmonda ekonomia potenculo; oni estus povinta enkonsideri Baraton kaj ties pezon de dua plej homnombra lando en la mondo, kiu aliĝis kun Brazilo kaj la du unuaj kandidatoj al la aktiva klubo de kandidatoj, klubo kiu komencas laciĝi pri siaj vanaj klopodoj. Kaj Afriko, kaj la araba mondo, ambaŭ en la centro de la nuna tutmonda konflikteco?

Fakte, ekzistas duobla blokado, aperanta klare karakteriza de nia epoko. Unuflanke, oni daŭre fidas la potencon tie, kie ĝi tamen dramece krizas: nur interkonsento de la “granduloj” ebligos solvi la problemojn al kiuj nia mondo estas alfrontita. El tio venas la emo konsideri neglekteblaj la rekte koncernatajn homojn, la alta konsidero al la uzo de forto kaj la malmulta interesiĝo al la demandoj pri socio kaj pri evoluado. Tiuj restas marĝene de la Sekurec-konsilio por esti forlasitaj inter la manoj de la Ekonomia kaj Socia Konsilio (Ecosoc) je kiu neniu kredas, tiom ĝi enprofundiĝas en senefikecon. Aliflanke, tiu fetiĉigita potenco vivas laŭ la eksmoda ritmo de la armita forto kaj de la bildo, kiun oni havis pri ĝi antaŭ ol eniri en la tutmondiĝon: la malvarma milito nutris iluzion de efikeco, kiun ĝi nun tute perdis, almenaŭ se oni konsideras la sterilan destinon de la intervenoj. Jen konata regulo: prefere batali por pluteni sian rangon, ol riski operacion de modernigo, post kiu oni riskas ĝin perdi.

Veto-rajto, diplomatia milita armilo

ONI NE MIRU, en tiuj kondiĉoj, pri rego de la senelira cirklo: ju pli la reform-projektoj de la Konsilio afiŝiĝas, des pli la “klubo” aŭdigas, anoncas, ke ĝi uzos, senecese, la vetorajton por ilin malpermesi*... Sufiĉis elpensi ĝin! De tie, ĝis koncepti la UN kiel maŝinon nekapablan reformi sin, ne estas malproksime, kaj ties fondintoj konsekvence agis tiucele. La lastaj ĵusaj sukcesintaj reformoj estis ĉefe precipe retorikaj, kiel tiuj de la sesdeka naskiĝfesto de la organizaĵo, tiom esperataj de la ĝenerala sekretario Kofi Annan (1997-2006) por fermi sian mandat-periodon. Malgraŭ la starigo de Konsilio de Homrajtoj kaj de Komisiono de pac-tenado, magraj estis la rezultoj; ja normale inter partneroj de klubo, kiuj trovas interkonsenton nur en la volo nenion ŝanĝi.

*  La artikolo 109-2 de la Ĉarto planas, ke ĉiu modifo devas esti ratifikita de du trionoj de la membro-ŝtatoj, inkluzive de ĉiuj konstantaj membroj de la Sekurec-konsilio.

Kiel ofte en la plej gravaj blokadoj, paradokse estas ke ĉiu konas la vojojn al vera solvo. La grupo de la “Pliaĝuloj” (Elders) (emeritaj eksaj politikaj gvidantoj), prezidata de s-ro Annan, antaŭ nelonge sukcesis alceli la ĉefajn dispoziciojn de vera reformo*. Neniu kredas ebla simplan abolon de la vetorajto*: oni devus esence malsovaĝigi ĝin, enfermante ĝin en malpli negativan kuntekston; simile, klare afiŝita plilarĝigo de la parto rezervita al la konstantaj membroj — kiuj povus esti pli multnombraj ol la nekonstantaj — estus certe malsukcesa. Male, diras la “Pliaĝuloj”, forlasi la vetorajton kaze de krimo kontraŭ la homaro, kaj favori la naskon de intera kategorio, konsistanta el ŝtatoj plurfoje reelekteblaj ene de la konsilio, povus anonci solvon... La ideo ŝajne plaĉas, notinde en la okcidentaj diplomatejoj. Sed kiu decidos, ke oni ja estas en “situacio de krimo kontraŭ la homaro”, kiu malhelpos unu aŭ la aliajn nomi la eventon laŭ siaj propraj interesoj? Kiu, cetere, estos en la “intera listo” de la duon-konstantaj ŝtatoj, riska “dua divizio”, kiu eskapigas vin el la statuso “pasiva ŝtato” sen tamen malfermi la pordon de la klubo? Jen frustriĝoj por morgaŭ...

*  http://theelders.org
*  Fine de 2014, la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius donis al sia antaŭulo Hubert Védrine (1997-2002) raporton pri la enkadrigo de la vetorajto.

La projekto de la Pliaĝuloj feliĉe estas pli ambicia, tuŝante du aliajn temojn, ĝenerale malpli debatitajn, sed eble pli tiklajn. Unue, la statuso de la ĝenerala sekretario, ofte timata kaj ĉiam observata de la plej potencaj landoj. Estis tempo, kiam la soveta diplomataro tiom malfidis Dag Hammarskjöld (1953-1961) ke ĝi konsideris la eblecon meti ĉe la kapo de la Unuiĝintaj Nacioj ne unu, sed du sekretariojn... Kaj Usono ja ne hezitis puni s-ron Boutros Boutros-Ghali (1992-1996), kiun ĝi taksis tro sendependa, rifuzante al li duan mandaton; ĝi vivigis inferan vivon al s-ro Annan, pro tio, ke li rifuzis preni respondecon pri ĝiaj gravegaj eraroj en Irako en 2003. La problemo ja situas je la principo-nivelo: ĉu la UN estas asocio de ŝtatoj mastrumata de la plej potencaj el ili, aŭ institucio sufiĉe aŭtonoma por enkorpiĝi en persono kapabla diri, agi kaj reprezenti?

Se oni rigardas la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj, adoptitan en junio 1945, kaj se oni aŭskultas la fondintojn, la ĝenerala sekretario estas la ĉefo de administracio: tion volis memorigi la konservativuloj, elektante la palan kaj obeeman Ban Ki-moon en 2007. Sed klaras, ke la UN ne povos havi aŭtoritaton se ties ĉefo sin okupas nur pri kunordigi la laboron de la vitro-purigantoj de la Vitro-domo*... Ĉio dependos de la sendependo-kapablo de la rolo-tenanto. La “Pliaĝuloj” oportune proponas doni al li pli longan mandaton (sep jaroj), sed ne renovigeblan: ideala formulo por lasi liberajn manojn al ĝenerala sekretario, kiu ne plu devos zorgi pri sia reelekto. Sed ja ne certas, ke la grandaj potenculoj ne elflaros la kaptilon!

*  La Vitrodomo estas la kromnomo de la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko.

La alia ideo estas ligita kun la unua: doni al la sociaj agantoj eblecon aŭdigi sin. Ĝi venas de malproksime: s-ro Annan ĉiam pledis por “socia multflankismo” kaj “malferma multflankismo”. La celo estas fakte duobla: limigi la potencon de la ŝtatoj rekonante al la neŝtataj agantoj reprezento-rajton, kaj, kial ne, kundecido-rajton, eĉ se tiam metiĝas la eterna problemo pri la reprezentiveco de la neregistaraj organizoj (NRO); agnoski, ke la tutmondiĝo ne plu limigas la internacian ludon al la nuraj interŝtataj rilatoj. Temas ĉi tie pri plifortigi la “Arria-formulon” (el la nomo de la venezuela ambasadoro ĉe la UN, Diego Arria), kiu malfermis al la neŝtataj agantoj la rajton esti aŭskultataj ĉe la Sekurec-konsilio, pri temoj ilin koncernantaj.

La celo estas alporti definitivan solvon, sed ĝi enkadriĝas en multe pli larĝa filozofio, kiun ni devas nun eksplici. La Ĉarto estis ellaborita en epoko, kiam la internaciaj rilatoj povis resumiĝi je alfrontiĝo de kelkaj potencaj ŝtatoj. La mondo ŝanĝiĝis.La ĉefaj internaciaj streĉofontoj devenas nun de la grandegaj sociaj kontrastoj ekzistantaj sur la planedo. Fokusante al la politiko-milita sfero, la Sekurec-konsilio ne plu vidas la ĉefaĵon, kiu konsistas el socia putriĝo, manko de homa sekureco, malsatego, klimata malreguligo, san-sensekureco, kreskantaj malegalecoj... Trans la nombrado de la misiloj venas la tempo de la “intersociaj” rilatoj; necesas kapabli mastrumi ilin.

S-ro Annan intuiciis ĝin, same kiel jam lia antaŭulo, s-ro Boutros-Ghali, kiam li redaktis Agendon por paco proponantan aparte novan manieron kompreni la konfliktojn, kio kaŭzis lian kvazaŭ eksigon fare de la usona ministro pri eksteraj aferoj Madeleine Albright*. Malfermi sin al la sociaj agantoj estas bona afero, ekpreni la sociajn demandojn kaj scii ilin respekti estas eĉ pli bone... Kaj kion diri pri la komplikaj provoj asocii la plej grandajn entreprenojn al la UN-idealoj tra la Monda Pakto (Global Compact)**? Tiuj ĉi gajnis legitimecon, kelkfoje virton, sed la aranĝo tute ne ordigis la ĝangalon, kio estas la konkurenco inter transnaciaj kompanioj.

*  Usono minacis uzi sian vetorajton por malhelpi lin kandidati por dua mandato.
*  La Monda Pakto, (Global Compact en la angla), estas iniciato de la Unuiĝintaj Nacioj lanĉita en 2000 celanta instigi entreprenojn de la tuta mondo adopti socie respondecan sintenon, engaĝiĝante integri kaj apliki plurajn principojn rilatajn al la homaj rajtoj, al la internaciaj labor-normoj, kaj al lukto kontraŭ korupto.-jmc
*  Vd Christian G. Caubet, “Liaisons dangereuses avec le monde des affaires”, Le Monde diplomatique, septembro 2005.

Tiaj celoj ŝajnas kolizii kun la konservativeco de la grandaj landoj: pasi de interŝtateco al intersocieco metas evidentan defion al la oligarĥia strukturo de la internacia ludo. Tia konstato instigas al pesimismo, lokante nin fronte al perfekta senelira cirklo: ĉiufoje kiam la UN devas reformi sin, la potenco-ludo mekanike retroirigas al la antaŭstato.

Tamen la skolo de liberala instituciismo prave memorigas, ke estas momento, kiam kunlabori povas aperi avantaĝa por la ŝtatoj*. Jes ja, la potenco-logiko, same kiel tiu de unuflankismo, ne plu allogas homojn. La bilanco de la novkonservativaj kampanjoj estas multekosta, kaj iom humiliga por Usono, dum en Eŭropo, kaj precipe en Francujo, iuj ankoraŭ rigardas ĝin kun miriga nostalgio.

*  La liberala instituciismo estas tendenco de la usona scienco pri la internaciaj rilatoj. Ĝia plej konata reprezentanto estas Robert Keohane, kies verko celas unue montri, ke nun por la ŝtatoj estas pli avantaĝa kunlabori, ol sekvi sian solan nacian intereson. Vd. Robert Keohane, After Hegemony, Princeton University Press, 2005 (1-a eld.: 1984).

Oni tial povas imagi la kondiĉojn, kiujn oni devus kunmeti por eltiri la UN el ties letargio, por tuj kompreni ke ne estas pura utopio. Tri elementoj devas esti konsiderataj. Unue, retaksado de la kosto de la unuflanka agado: la tutmondiĝo senhelpe kondukas tien kaj la eksterlanda politiko de la prezidanto Barack Obama, stampita de serĉado de diplomatiaj solvoj, ekzemple kun Irano, subkomprenigas, ke la usona hegemonio komencas eltiri el ĝi konsekvencojn. Poste, restarigo de minimuna fido inter la “granduloj”: la konjunkturo ne estas favora, kaj la tempo kiam tiu fido estis pli forta, aparte sub la prezidanteco de s-ro William Clinton (1993-2001) estis fuŝita per tre malbonaj eksterlandaj politikoj, ve. Fine, reklopodado de la mezaj kaj etaj landoj por multflankismo, kiun ili iam ŝategis kaj kiu seniluziigis ilin: tiu reaktivado de la partnerecoj implicas forlason de kelkaj praktikoj ekscese oligarĥiaj, kiel la “G8” (refariĝinta G7) kaj la nenombreblaj kontakt-grupoj formitaj okaze de ĉiu nova konflikto*.

*  Vd Anne-Cécile Robert, “Kiu volas sufoki la UN?”, Le Monde diplomatique en esperanto, februaro 2012.
Veti je regulo aŭ je solidareco

ONI VERŜAJNE devos reveni al la originoj, refondi multflankismon malhelpitan jam je sia naskiĝo. Tiu bela inventaĵo, kiu tuj estigis timon, aparte de la plej potencaj uloj, baziĝas sur du penso-skoloj. Plejmulte, ĝi estas ligita al la wilsona liberalismo, metante kiel postulaton, ke nur reguloj kaj normoj kompareblaj al tiuj, kiuj organizas la civilan pacon, povas konstrui internacian pacon: sperto montras, ke tiu institucia aliro ne plu sufiĉas. La dua fonto estas ofte forgesita, kvankam oni ĝin ŝuldas al la franca penso: la durkheima* solidarismo eksplicita sur la internacia kampo de Léon Bourgeois, Albert Thomas aŭ Aristide Briand, diference ekiris de la ideo, ke nur socia solidareco internacia povas konstrui la modernan pacon. Sufiĉis pensi pri ĝi; nun taŭgas repensi pri ĝi.

*  El la sociologo Emile Durkheim (1858-1917), laŭ multaj la “patro” de moderna sociscienco,-jmc.

Bertrand BADIE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Neatendita konservativa venko ŝanĝis la politikan scenon

Ĉu la Laborista Partio supervivos?

La Konservativa Partio ne gajnis la britan elektadon. La Laborista Partio malgajnis ĝin, precipe en Skotlando kiu iras laŭ sia propra politika vojo al naciisma socialdemokratio.

Estis katastrofa malvenko por la Laborista Partio, kaj preskaŭ neniu antaŭvidis ĝin. Dum la tuta elektokampanjo, la opinisondoj obstine rifuzis moviĝi, sugestante ke la Konservativa kaj Laborista partioj estis flanko ĉe flanko. En la tago de la voĉdonado, la 7a de majo, la opinisondoj eĉ sugestis moviĝon favore al la Laborista Partio. Politikaj komentistoj kaj ekspertoj samopiniis, ke Ed Miliband, la gvidanto de tiu partio, enoficiĝos kiel la ĉefministro, ne kun plimulto de sampartianoj, sed de registaro kun sampartia malplimulto apogata de la sendependisma Skota Nacia Partio (SNP).

Opinisondoj frapante eraris jam antaŭe - fifame, ili prognozis la venkon de la Laborista Partio en 1992 (la Konservativuloj venkis) - kaj poste ilia metodaro estis radikale reviziita. Sed je la 10a horo p.t.m., kiam la voĉdonado ĉesis, la postbalotaj sondoj deklaris rezulton kiun preskaŭ neniu antaŭvidis - decida avantaĝo por la Konservativuloj. Ĉe subtenantoj de la Laborista Partio, nekredemo koliziis kun hororo, malagrabla sento kiu ankoraŭ ne forvaporiĝis. Sed malgraŭ tio, dum la rezultoj estis daŭre anoncataj, ili volis ke la postbalotaj sondoj estu ĝustaj: ĉar, kontraŭe al la prognozoj, la Konservativuloj finiĝis kun sia unua parlamenta plimulto en 23 jaroj, kvankam per la mallarĝa marĝeno de 12 deputitoj.

Kiel la Laborista Partio povis trafi en tian embarason? Britaj laboristoj suferis la plej longan falon de siaj vivkondiĉoj de post la viktoriana epoko, unu el la plej malbonajn el la EU-landoj; la plej multampleksajn tranĉojn de publikaj servoj kaj sociala asekuro en generacioj; kaj la plej malfortan ekonomian revigliĝon en cent jaroj. Ne estis spektakla impeto al la Konservativa Partio, la plej granda partnero en la antaŭa koalicio starigita kun la supoze centristaj Liberalaj Demokratoj post la elektado de 2010. La Konservativuloj tamen pliigis sian parton de la voĉdonoj - sukceso ne atingita de ajna reganta partio ekde 1955 - kaj gajnis iom pli ol 600 000 pliajn voĉdonojn, kio tamen donis al ili malpli ol 37% de la entuta voĉdonaro (kompare kun 36,1% en 2010).

En 2010, la germana kanceliero Angela Merkel gaje diris al la gvidanto de la Konservativa Partio David Cameron ke, en koalicio, “la malgranda partio ĉiam frakasiĝas!” Kaj tiel montriĝis. Antaŭ 2010, la Liberalaj Demokratoj ofte proponis sin kiel pli progreseman alternativon al la Konservativuloj kaj gajnis al si la subtenon de maldekstrulaj voĉdonantoj malkontentaj pri la Novlaborista Partio de Tony Blair kiuj poste konsterniĝis kiam la Liberalaj Demokratoj eniris la koalicion. En 2010, la Liberalaj Demokratoj gajnis 57 deputitojn per 22% de la voĉdonaro; sed en 2015 ili estis preskaŭ ekstermitaj, kun voĉdona procentaĵo de nur 7,9% kaj mizeraj ok deputitoj, nombro kiu povus kunpremiĝi en londonan taksion. Iliaj perdoj, paradokse, ofte favoris siajn iamajn Konservativajn alianculojn en elektodistriktoj kie la Laborista Partio kutime nur havis malmultajn deputitojn.

Ne tiom temis pri venko Konservativa, sed pli pri malvenko Laborista. La socialdemokratio, en krizo tra la tuta Eŭropo, diseriĝas fronte al ĉiam pli memfidaj popolisma maldekstrularo kaj ksenofobia dekstrularo. Ne estas malsame en Britio. La potencialan voĉdonaron de la Laborista Partio kaptis la socialdemokrataj naciistoj de la Skota Nacia Partio, la dekstrismaj popolistoj de la Partio por la Sendependeco de Britio (UKIP)* kaj la kontraŭelspezreduktaj Verduloj.

*  Vidu Owen Jones, ‘La surprizaj politikoj de Ukip’, Le Monde Diplomatique, januaro 2015 http://eo.mondediplo.com/article218...

El Skotlando venis la unuaj Laboristaj gvidantoj, kaj dum jardekoj ĝi estis bastiono de la partio. En 2010, el la 59 skotaj deputitoj, 41 estis Laboristaj; la Skota Nacia Partio havis nur ses. La elektado en 2015 preskaŭ estis politika revolucio. La Laborista Partio perdis ĉiujn siajn skotajn elektodistriktojn krom unu; la SNP gajnis 56 - kaj 50% de la skota voĉdonaro. Kiel tia senprecedenca venko eblis fare de partio kiu aŭdace poziciigis sin maldekstre de la Laboristoj? La politika triumfo de la SNP parte estas la rezulto de taĉerismo: Skotoj konstante voĉdonis kontraŭ la Konservativuloj en la 1980-aj jaroj, epoko dum kiu ili suferis kelkajn el la plej malbonaj sekvaĵoj de novliberalismo. La posta epoko de la Novlaborista Partio nutris seniluziiĝon, kio ebligis al la SNP - almenaŭ retorike - kapti parton de la progresema politika spaco vakigita de la Laborista Partio. Laboristpartiaj deputitoj ofte neglektis la interesojn de siaj elektodistriktoj, kredante ke iliaj grandegaj parlamentaj plimultoj faris ilin nevenkeblaj.

La amareco de eks-amantoj

Sed la referendumo pri sendependeco por Skotlando en septembro 2014 estigis tion, kio nun ŝajnas esti decida moviĝo senprecedenca favore al la SNP*. Kvankam plimulto de skotoj voĉdonis kontraŭ sendependeco, 45% voĉdone subtenis secesion, marĝeno multe pli mallarga ol antaŭvidite, kaj la rezulto estis atingita nur pro ĉantaĝoj kaj blufoj fare de grandaj ĵurnaloj kaj komercaj entreprenoj. La Laborista Partio sekvis strategion kiu montriĝis esti katastrofa: alianco kun la malestimataj skotaj Konservativuloj en unuiĝinta fronto kontraŭ sendependeco, prefere ol starigi sian propran apartan kontraŭ-Konservativan kampanjon. Tio kolerigis multajn skotojn kiuj kutime voĉdonis por la Laborista Partio: ili nomis sian malnovan partion la “Ruĝaj Konservativuloj” kaj ilin karakterizas la fanatikeco de konvertitoj kaj la amareco de eks-amantoj.

*  Vidu Keith Dixon, ‘Skotlando decidas’, Le Monde Diplomatique, septembro 2014 http://eo.mondediplo.com/article213...

Kiam ili perdis sian skotan citadelon, la Laboristoj malfermis la vojon al fatala problemo: la instigo de naciismo kaj indigno en Anglio. La sola espero por la partio estis formi koalician registaron kun la SNP: sekve tio fariĝis la ĉefa ataklinio de la Konservativuloj kaj iliaj alianculoj en la ĉefaj amaskomunikiloj. Sur unu Konservativa afiŝo, miniatura Ed Miliband (la gvidanto de la Laborista Partio) sidis en la poŝo de Alex Salmond, la gvidanto de la SNP je la tempo de la referendumo. “Voĉdonu por Miliband, ricevu Salmond” estis la slogano sugestanta ke, se la Laborista Partio fariĝus la plej granda partio en la parlamento, Britio devus dependi de la arbitro de skotaj separatistoj. The Sun - klaĉgazeto posedata de Rupert Murdoch kaj malkaŝa parolilo por la propaganda ofensivo de la Konservativuloj - portretis Nicola Sturgeon, la nova gvidanto de la SNP, kiel la kantistinon Miley Cyrus, en tartana minijupo, pendanta de malkonstrua globo kun moka etikedo. Ĝi estis malkaŝe seksisma kaj emfazis ke la brita dekstrularo estis kontenta instigi al kontraŭskota indigno kaj stimuli la diseriĝon de la Unuiĝinta Regno por teni sian potencon. Ĉi tiu “tartana paniko” sendube estis decida en la disfalo de la subteno por la Laborista Partio.

Sed la Laboristoj havis alian fatalan problemon nesupereblan. La tutmonda financa krizo okazis dum la mandato de ilia partio, kaj ĝia nekapablo reguligi la bankojn (ĉar ĝi estis katenita de la novliberalisma dogmo) kontribuis al la severeco de la ekonomia disfalo. Samtempe, la Konservativuloj postulis eĉ pli da malreguligo - sed la gazetaro ŝajne forgesis tion. Eĉ pli malbone, sekve de la malvenko de la Laborista Partio en 2010, dum la demoralizita partio okupiĝis pri siaj internaj problemoj, la Konservativuloj reverkis la historion: laŭ la nova versio, la krizon efektive kaŭzis la troa elspezado de la Laboristoj. La Konservativuloj subtenis ĉiun pundon de tiu elspezado ĝis 2008, sed ankaŭ ĉi tiu estis forviŝita el la historio. “Ni forbalaas la malordon postlasitan de la Laboristoj” ripetis la Konservativuloj kaj ilia alianculoj ĝis tio fariĝis kliŝaĵo. “Kial konfidi la ŝlosilojn de la aŭto al la aŭtisto kiu kaŭzis la akcidenton?” Paradokse, estis lasite al disaj kritikantoj de la Novlaborista Partio (interalie, la nuna verkanto) defendi la bilancon de ĝiaj atingoj pri elspezado kontraŭ la propraj apologiistoj de tiu partio. Tial, la ekonomia kredindeco de la Laboristoj ĉe la publiko estis disŝirita, eĉ kiam la ekonomio stagnis pro la programo de rigoraj elspezreduktoj fare de la reganta koalicio.

Forlasitas la “kunpremita mezo”

La Laboristoj ne proponis koheran alternativon; la Konservativuloj male ĉiam havis klaran mesaĝon, konstante ripetatan: pri la ekonomio, pri sociala asekuro, pri impostoj. Miliband ofte sin turnis al la lingvaĵo de scienculoj sen popola resonanco, kiel parolado en 2011 kiu dividis komercajn entreprenojn en “predantojn kaj produktantojn”. Konceptoj estis adoptitaj kaj tuj poste forlasitaj: “kunpremata mezo” de trostreĉataj britoj mezklasanaj; la “brita promeso” - la garantio ke la sekvonta generacio pli prosperos ol la antaŭa; “One Nation Labour” (la Laborista Partio de Unu Nacio) inspirita de koncepto de la Konservativulo Benjamin Disraeli (1804-1881); kaj la “vivkosta krizo” - la delonga malkresko de vivniveloj.

Politikoj kun malmultaj kohereco aŭ radikalismo estis proponitaj unu post alia: promeso pliigi la minimuman salajron ĝis 2020 al nivelo al kiu ĉiuokaze inflacio ĝin portus; portempa prezhaltigo al energiofakturoj kaj sindevontigo instigi al konkurenco en la energiomerkatoj; refiksi la plej altan enspezimposton je 50%, kiel en Japanio; kaj la “mansion tax” (imposto sur domegoj) sur nemoveblaĵoj kun valoro de pli ol du milionoj da pundoj (proksimume 2,7 milionoj da eŭroj), kopiita el la manifesto de la Liberalaj Demokratoj. La Laboristoj promesis ke Britio havos la plej malaltan imposton sur komercaj entreprenoj el la G7-landoj kaj, unuafoje, ke ili reduktos la ŝtatan elspezadon en ĉiu jaro de sia kvinjara mandato. Pri enmigrado, la partio moviĝis dekstren, riproĉante la registaron de Tony Blair pro tio, ke ĝi enlasis tro da orienteŭropanoj, kaj promesis striktajn rimedojn.

Fatalaj por la Laborista Partio estis la perdo de Skotlando, la stimulo de kontraŭ-SNPa indigno en Anglio, la neglekto rebati akuzojn ke la kraŝon kaŭzis troa elspezado fare de la Novlaborista Partio, kaj la manko de kohera alternativo. En Skotlando, la socialdemokrata civita naciismo de la SNP profitis de la seniluziiĝo pri la Laboristoj, dum en norda Anglio la sama fenomeno favoris UKIP-on en multaj urboj kiuj tradicie subtenis la Laboristojn. Kvar milionoj da voĉdonantoj, plejparte el la laborista klaso, voĉdonis por UKIP kaj, kvankam ĝi gajnis nur unu deputiton pro la brita elektosistemo, tio ebligis al la Konservativuloj gajni elektrodistriktojn kiujn la Laboristoj supozis esti sekuraj.

Kia espero restas por la Laborista Partio? En la elektado de la nova gvidanto, mankas maldekstrema kandidato. Dekstrulaj elementoj ene de la partio, kaj ankaŭ la Konservativuloj kaj multaj el la ĉefaj amaskomunikiloj, disvastigas diskurson ke la Laboristoj estis venkitaj ĉar ili estis tro maldekstrismaj kaj kontraŭkomercismaj. Ĉiu kandidato por la gvidanteco promesas forlasi “kontraŭkomercismajn” aŭ “kontraŭaspirismajn” politikojn. Neniu strategio estas proponata por revarbi tiujn, kiuj fuĝis al la SNP, la Verduloj aŭ UKIP. Ene de Unite, la plej granda subtenanto de la Laborista Partio ĉe la laborsindikatoj, ĉiam pli multe da membroj postulas eksfiliiĝon de la partio, kaj demandoj leviĝas pri tio, ĉu la historia ligo inter la laborista movado kaj la Laborista Partio povas supervivi?

Ĉu povus aperi popolisma maldekstrularo subtenata de la laborsindikatoj laŭ la modelo de Syriza en Grekio kaj Podemos en Hispanio, esperante defii la popolisman dekstrularon? La Laborista Partio estas en krizo, la plej granda krizo de post 1918 laŭ Jon Cruddas, la arkitekto de ĝia manifesto. La dekstrularo triumfis ne pro la sukceso de la Konservativuloj, sed pro la malsukceso de la Laboristoj. Tragedio neevitebla.

Owen JONES

Tiu artikolo publikiĝis en la angla eldono de Le Monde diplomatique, junio 2015.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ukraina krizo, decida testo

Per tio, ke la okcidentaj gvidantoj neglektis la grandegan oferon de la rusoj dum la dua mondmilito, ili bojkotis la ceremoniojn de la 70-a datreveno de la Liberigo de Moskvo, pretekstante la ukrainan krizon. Por solvi tiun konflikton, s-ro Jean-Pierre Chevènement renkontis la prezidanton Vladimir Putin la 5-an de majo 2014, laŭ peto de la franca prezidanto. Li priskribas ĉi tie la vojon, kiu kondukis al la malfido al Ruslando, kaj skizas la rimedojn por forlasi ĝin.

LA MALFONDO de la Sovetunio, decidita fine de 1991 de Boris Jelcin, prezidanto de Ruslando, kaj de liaj ukraina kaj bjelorusa kolegoj, okazis pace, ĉar ĝia prezidanto, Miĥaelo Gorbaĉovo ne volis kontraŭstari ĝin. Sed ĝi estis plena de eblaj konfliktoj: en tiu multnacia spaco dudek kvin milionoj da rusoj estis lasitaj ekster la limoj de Ruslando (kiu havis 147 milionojn da loĝantoj ĉe la lasta popolnombrado de 1989, kontraŭ 286 por la eksa USSR), kiu mem krome konsistas el tre diversaj entoj. Cetere, la kaprica traktato pri la limoj multigis la streĉitecojn inter la postaj ŝtatoj kaj malplimultoj (Alta Karabaĥo, Transdnistrio, Sud-Osetio, Abĥazio, Adjario, ktp). Multaj el tiuj multetnaj ŝtatoj neniam antaŭe ekzistis. Tio estis speciale la kazo de Ukrainujo, kiu estis sendependa nur dum tri jaroj da sia historio, de 1917 ĝis 1920, pro la kolapso de la carismaj armeoj.

Ukrainujo, tia kia ĝi naskiĝis la 25-an de decembro 1991, estas diverse kunmetita ŝtato. La okcidentaj regionoj estis parto de Pollando inter la du mondmilitoj. la orientaj regionoj estas loĝataj de ortodoksaj rusparolantoj. La bordoj de la Nigra Maro estis iam otomanaj. Krimeo neniam estis ukraina antaŭ senkonsulta decido aligi ĝin fare de Nikito Ĥruŝĉovo en 1954. La tradicio de la ŝtato estas ĵusa kaj mallonga: malpli ol kvarona jarcento. La privatigoj de la 1990-aj jaroj aperigis klason de oligarĥoj, kiuj dominas la ŝtaton pli ol la ŝtato dominas ilin. La ekonomia situacio estas tre malboniĝinta: la enŝuldiĝo konsiderinda. La estonteco de Ukrainujo — aliĝo al la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) aŭ neŭtraleco — estas do nedisigebla de la reformado de la fortrilatoj en eŭropa kaj monda skalo. En 1998, Zbigniew Brzezinski skribis jam, ke la sola rimedo malebligi Ruslandon refariĝi granda potenclando estus forigi Ukrainujon el ĝia influo.*

*  Zbigniew Brzezinski, Le Grand Echiquier, Fayard-Pluriel, Parizo, 1997.

Memorigi la faktojn estas grava por ĉiu, kiu volas kompreni. La aktuala ukraina krizo estis antaŭvidebla ekde la “oranĝa revolucio“ (2004) kaj la unua provo aligi ĝin al la NATO (2008). Tiu ĉi krizo estis evitebla, almenaŭ se la Eŭropa Unio, en la momento de starigo de la “orienta partnereco“ (2009) estus metinta la intertraktadon de asociiga traktato kun Ukrainujo en kadron por harmoniigi ĝin kun la celo de strategia partnereco inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando de 2003: krei spacon de libera cirkulado “de Lisbono ĝis Vladivostoko“.

Por tio estus kompreneble necesa konsideri la interplektiĝon de la ukraina kaj rusa ekonomioj.* Tiel la Unio estus evitinta lasi sin uzi de la adeptoj de etendo de la NATO ĉiam pli orienten. Anstataŭ tio, Bruselo metis Ukrainujon antaŭ la malebla dilemo elekti inter Eŭropo kaj Ruslando. La ukraina prezidanto, s-ro Viktor Janukoviĉ, hezitis: la rusa propono estis, finance, nete pli substanca ol la eŭropa propono. Li petis la prokraston de la subskribo de la traktato pri asociigo decidita en Vilno la 29-an de novembro 2013.

*  Vd Julien Vercueil, “Aux racines économiques du conflit ukrainien“, Le Monde diplomatique, julio 2014.

Mi ne scias, ĉu la kompetenta eŭropa komisaro, s-ro Stefan Füle, prenis siajn direktivojn ĉe s-ro Manuel Barroso, la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kaj ĉu la Eŭropa Konsilio iam ajn diskutis pri demando, kiu ĝerme portis en si la plej grandan geopolitikan krizon en Eŭropo post tiu de la eŭropaj raketoj (1982-1987).* La prezidanto Putin deklaris, ke la eŭropaj instancoj (s-roj Barroso kaj Herman Van Rompuy) kaj en Bruselo mem, en januaro 2014, rifuzis ĉian eblecon diskuti pri la enhavo de la asocia traktato kun Kievo, pretekste de la suvereneco de Ukrainujo.

*  Post la instalo de atomraketoj de mezlonga atingo, SS20, en la USSR kaj en centra Eŭropo ekde 1977, la NATO projektis instali ekvivalentajn raketojn (Pershing II kaj krozraketojn) en Okcidenteŭropo. La intertraktadoj pro manifestacioj ne sukcesis kaj la “eŭropraketoj“ estis instalitaj ekde 1983. Tiuj instalaĵoj estis malmuntitaj post la subskribo de Ronald Reagan kaj Miĥaelo Gorbaĉovo de la Traktato pri la atomarmiloj je meza atingo, fine de 1987.

La prokrasto de la subskribo de la traktato fare de la prezidanto Janukoviĉ estis la signalo de la manifestacioj nomataj “poreŭropaj“ de Majdano, kiuj kondukis, la 22-an de februaro 2014, al lia elpelo. Ke la Eŭropa Unio revigas konsiderindan parton de la ukraina opinio, tio estas komprenebla. Tamen oni devas demandi sin, ĉu la Eŭropa Komisiono havis la mandaton etendi la eŭropajn normojn al la ekstero de la Unio. La manifestacioj de Majdano estis surloke helpataj de multaj vizitoj de eŭropaj, sed precipe usonaj respondeculoj, ofte eminentaj,* dum neregistaraj organizaĵoj kaj komunikiloj lanĉis veran inform-militon. Ĉu tiu eksplicita subteno al la manifestacioj, kies ordoservo estis esence en la manoj de la ekstremdekstro — Praviy Sektor kaj Svoboda — ne povis konfuzi inter tio, kio koncernis la Eŭropan Union kaj la iniciatoj de la NATO, se ne tiuj de Vaŝingtono kaj de ties servoj? La “eksporto de la demokratio“ povas vesti sin diverse.

*  Ekz-e s-ino Victoria Nuland, usona vica ŝtatsekretario pri Eŭropo kaj Eŭropazio, la usona senatano John McCain aŭ la germana ministro pri eksteraj aferoj Guido Westerwelle.

La neapliko de la interkonsento de la 21-a de februaro 2014, kiu planis prezidant-elekton fine de la jaro kaj kontraŭkonstitucian eksigon, sekvatage, de prezidanto kiu havis certe siajn mankojn, sed kiu estis tamen ja elektita, konsidereblas kiel “revolucio“ aŭ kiel ŝtatrenverso. Tiu ĉi lasta interpreto regis en Moskvo. Kvankam Krimeo estis rusa antaŭ 1954, ne estas kontestebla ke la decido organizi ĝian aliĝon al Ruslando, eĉ per referendumo, estis misproporcia. Ĝi kontraŭas al la principo konstante asertata de Ruslando pri la respekto de la teritoria integreco de la ŝtatoj, ĉefe kiam tiu principo estis rompita de la fortranĉo de Kosovo disde Jugoslavujo. S-ro Putin, en Krimeo, levis la strategiajn interesojn de Ruslando en la Nigra Maro super ĉiajn aliajn konsiderojn, sendube ĉar li timis, ke la nova ukraina registaro ne respektos la traktaton, kiu luis Sebastopolon al Ruslando ... ĝis 2042!

Tiu ĉi krizo estis do hazarda deglito. La anekso de Krimeo ne estis programita: s-ro Putin faris fine de februaro la solenan fermon de la Olimpiaj Ludoj de Soĉio, kiu volis prezentiĝi kiel vitrino de la rusa sukceso. Li superreagis al evento, kiun ankaŭ la Eŭropa Unio ne estis programinta, kvankam ĝi estis helpinta ĝin per malprudento. Estas klara, ke ĝi estis superŝutita de fremdaj iniciatoj, eĉ se ili enhavis gravajn punktojn. La demando, kiu leviĝas hodiaŭ, estas, ĉu la eŭropanoj povos ree regi la situacion.

S-ro Putin certe ne antaŭvidis, ke Usono uzos la anekson de Krimeo por trudi sankciojn unue limigitajn (julio 2014), poste multe pli severajn (septembro). Komence de majo 2014 li deklaris sin preta ĉirkaŭbari la konflikton. Ili instigis la ruslingvajn regionojn trovi solvon al siaj problemoj interne de Ukrainujo. La 10-an de majo, s-ro François Hollande kaj s-ino Angela Merkel elvokis, en Berlino, malcentraligon de Ukrainujo enskribitan en ĝia konstitucio. La 25-an de majo la prezidanto Petro Poroŝenko estis elektita kaj tuj agnoskita de Moskvo. La “grupo de Normandio“ (Ukrainujo — Ruslando — Germanujo — Francujo) skiziĝis la 6-an de junio. La krizo ŝajnis esti pace solvebla.

Sed ĉio elglitis en la somero: la instancoj de Kievo lanĉis kontraŭ la “memproklamitaj respublikoj“ “kontraŭteroristan operacion“, kiu igis la loĝantaron de Donbaso kontraŭstari ĝin. La afero subite ĉesis pro la malsukceso de la ukraina armeo, malgraŭ la subteno de “volontulaj batalionoj“ por-Majdan-aj. La interkonsentoj de Minsko-1, subskribitaj la 5-an de septembro, proklamis batalhalton. Ses tagojn poste, la 11-an de septembro, severaj sankcioj komencis realiĝi de Usono kaj la Eŭropa Unio, oficiale por garantii la aplikadon de la batalhalto. Tra la bankoj, paralizitaj de la usonaj sankcioj, la komerco inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando pli kaj pli malkreskis kaj kvazaŭ paraliziĝis. Ruslando dekretis kontraŭsankciojn en la nutraĵa kampo kaj turnis sin al la “sojlolandoj“, precipe al Ĉinujo, por diversigi sian eksteran komercon kaj siajn industriajn kunlaboradojn malfavore al la okcidenta Eŭropo.

Samtempe la prezoj de la nafto kolapsis. La valoro de la rublo, fine de 2014, falis de 35 al 70 rubloj por unu dolaro. Pro manko de kontrolado la batalhalto enŝlimiĝis. Kievo lanĉis duan militan ofensivon, kiu fiaskis kiel la unua. Danke al la iniciatoj de la ŝtatestroj, kunigitaj de s-ro Hollande en la formo de la Normandia grupo kaj kun enpreno de la Organizaĵo por sekureco kaj kunlaborado en Eŭropo (OSCE laŭ la franca), novaj interkonsentoj, nomataj “Minsko-2“, estis subskribitaj la 12-an de februaro 2015.*

*  Vd Igor Delanoë, “Ukrainujo inter milito kaj paco“, Le Monde diplomatique, marto 2015.

La kaptilo fermiĝas: la okcidentaj sankcioj estas, principe, faritaj por esti ĉesigitaj. Nu, dum la milita flanko de la interkonsentoj de Minsko-2 pli aŭ malpli aplikiĝas, la politika flanko paneas. Ĝi sekvas klare difinitajn etapon: voĉdono de elekto-leĝo fare de la Rada (la ukraina parlamento), lokaj elektoj en Donbaso, reformo de la konstitucio, leĝo de malcentraligo, novaj elektoj, kaj fine restarigo de la kieva kontrolo de sia landlimo kun Ruslando. Sed, la 17-an de marto ĉi-jara, la Rada decidis tekston, kiu konfuzas tiujn etapojn per tio, ke ĝi starigas la “retiriĝon de la armitaj grupoj“ kiel antaŭkondiĉon. La blokado de la politika flanko de la minskaj interkonsentoj fare de la kieva registaro direktas en la realo la ukrainan konflikton al “konflikto blokita“. La ĉesigo de la sankcioj estas tiel ostaĝita de vera diabla cirklo: principe ili ĉesigeblas nur unuanime. En la realo aplikiĝas la “leĝo de interkonsento“: jam s-ino Merkel anoncis, la 28-an de aprilo 2015, ke la eŭropaj sankcioj estos fine de junio verŝajne daŭrigotaj.

Fakte ni ĉeestas militon, kiu ne diras sian nomon. La silenta debato inter tiuj, kiuj deziras — ĝenerale mallaŭte — konservi la partnerecon inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando tia, kia ĝi estis konceptita komence de la 2000-aj jaroj kaj la adeptoj de politiko por ĉirkaŭbari kaj eĉ reŝovi Ruslandon, do fakte de nova malvarma milito, estas la efiko de kontraŭaj voloj inter Vaŝingtono kaj Moskvo. Surloke okazas anstataŭa milito. En ĝi batalas unuflanke la ukraina armeo kaj la “volontulaj batalionoj“ subtenataj de Usono kaj de ties aliancanoj, kaj aliflanke la milicoj nomataj “separistaj“, kiuj trovas sian apogon unue el la ruslingva loĝantaro de la oriento kaj, kompreneble, en rusa helpo vestita per la koloroj de sanitara helpo. La daŭrigo de tiu konflikto povas konduki al tio, ke Ukrainujo fariĝos por longa tempo disputaĵo inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando. Pere de vera ideologia krucmilito kun grandega disvastigo, Vaŝingtono provas samtempe izoli Ruslandon kaj firmigi sian regadon super la cetera Eŭropo. La heroldoj de nova malvarma milito priskribas Ruslandon kiel diktatorecon fundamente malamika al la universalaj valoroj kaj kiu aspiras restarigi la USSR. Por tiuj, kiuj konas la hodiaŭan Ruslandon, tiu priskribo estas ekscesa kaj eĉ karikatura. La populareco de s-ro Putin devenas samtempe el la revigligo de la ekonomio, kiun li sciis okazigi en lando, kiu perdis la duonon de sia malneta enlanda produkto en la 1990-aj jaroj kaj al la ĉesigo de la disfalo de la ŝtato. Lia projekto ne estas imperia, sed nacia. Ĝi estas projekto por modernigi Ruslandon, kaj kompreneble tiu, kiel ĉiu ŝtato, havas normalajn interesojn de sekureco.

Oni povas kompreneble provi revigligi malnovajn timojn: iuj pensas ke Pireo estas viro* kaj ke s-ro Putin estas lando. Ruslando estas fakte en plena transformiĝo. Ĝia socio estas stampita de la kresko de multaj mezaj tavoloj kiuj ofte kontestis la revenon de s-ro Putin al la potenco en 2012, sed kiuj ŝajnas hodiaŭ esti realiĝintaj al li. Eĉ s-ro Miĥaelo Gorbaĉovo opinias, ke la Okcidento, ekde 1991, traktis Ruslandon maljuste kiel landon venkitan, dum la rusa popolo estas granda popolo evidente eŭropa.* Kaj ĝi forviŝis la fakton, ke ĝi pagis la plej pezan tributon en la milito kontraŭ la nazia Germanujo. Ni vidas do veran reskribadon de la historio, kvazaŭ la kontraŭkomunismo devus eterne transvivi la komunismon.

*  La leganto bonvolu senkulpigi tiun aludon al La Fontaine. Liaj fabloj ankoraŭ priskribas nian universon ...
*  Parolado en Berlino, la 9-an de novembro 2014.

La materiaj bazoj de la malvarma milito — la kontraŭeco de du antagonismaj ekonomiaj kaj ideologiaj sistemoj — ne plu ekzistas. La rusa kapitalismo havas certe siajn specifaĵojn, sed ĝi estas kapitalismo inter aliaj. La konservativaj valoroj, kiujn s-ro Putin deklaras, celas antaŭ ĉio, en lia menso, cikatri la vundojn malfermitajn dum la sepdekjara parentezo de la rusa bolŝevismo.

La vera defio de la aktuala ukraina krizo estas la kapablo de Eŭropo montriĝi kiel sendependa aganto en multpolusa mondo, aŭ, male, ĝia restado en daŭrema subordiĝo sub Usono. La rusofobio de la komunikiloj montras sisteman opini-aranĝon kompareblan al tiu, kiu akompanis la Golf-militon en 1990-91. Tiu kondiĉigo de la opinio baziĝas sur la manko de scio kaj de kulturo pri la nuntempaj rusaj realaĵoj, kaj eĉ sur manipulata maniĥea ideologia konstruo.

Ruslando montras klaran kapablon de fleksiĝemo. Francujo devas reprezenti, en la grupo de Normandio, kiun ĝi iniciatis, la superan intereson de Eŭropo. Malfacilas akcepti, ke nia ekstera politiko estas malhelpata de ekstremistaj aŭ reviziistaj tendencoj. Mi persone ne farus egalecosignon inter la komunismo kaj la naziismo, kion faras la “memoraj leĝoj“ deciditaj de la Rada de Kievo la 9-an de aprilo 2015. En la ukraina krizo, la konservativa Germanujo de s-ino Merkel ŝajnas al mi tro orientita laŭ Usono. Ĝi povas esti tentata provizore forlasi sian tradician politikon direktitan al Ruslando (“Ostpolitik“) por rapida sukceso en Ukrainujo. La nombro da germanaj industriaj instalaĵoj en Ukrainujo atingis en 2010 mil okcent, kontraŭ kvindek de Francujo. Ukrainujo kompreneble multigas la rezervon de malmultekostaj laboristoj de centra Eŭropo (Mitteleuropa), kio estas kompara avantaĝo por la germana industrio, kiun la altiĝo de la salajroj en la landoj de centra kaj orienta Eŭropo hodiaŭ tendencas erozii. Germanujo devas konvinki la eŭropanojn ke ĝi ne estas la simpla relajso de la usona politiko en Eŭropo, kion la uzado de la BND* fare de la National Security Agency (NSA) povus pensigi. La “grupo de Normandio“ devas esti la rimedo por aplikigi Minskon-2, mallonge, por forigi la kontraŭstaron de Ukrainujo kontraŭ la aplikado de la politika flanko de la interkonsento. Kaj Eŭropo havas financajn levilojn.

*  Bundesnachrichtendienst: germana sekreta servo.

Urĝas ke “eŭropa Eŭropo“ manifestiĝu. Ĝi povus unue provi konvinki Usonon, ke ĝia vera intereso ne estas puŝi Ruslandon ekster la “Okcidenton“, sed redifini kun ĝi ludregulojn reciproke akcepteblajn kaj taŭgajn por restarigi racian konfidon.

Jean-Pierre CHEVÈNEMENT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la limoj de la realo

“Ekzistas du historioj: la historio oficiala, mensoga, kaj krome la historio sekreta, kie troviĝas la veraj kaŭzoj de la eventoj.“ Honoré de Balzac, kiu aŭtoras en Perditaj iluzioj (1837-1843) tiun maksimon kiu poste famiĝis, estis konvinkita pri tio. Cetere, li fondis asocion, La ruĝan ĉevalon, kiu devis organizi en la ombro la avancadon de liaj amikoj kaj de li mem en la ŝlosilajn postenojn de la literatura mondo. Kaj li demonstras tion en siaj romanoj; ne nur en tiuj, kiuj eksplicite temas pri komplotoj (Dubinda afero, Historio de la dektriopo)* sed ankaŭ en tiuj, kiuj precize priskribas la funkciadon de socia medio.

*  En la franca respektive: Illusions perdues; Le Cheval rouge; Une ténébreuse affaire, Histoire des Treize. -vl

La admirinda Perditaj iluzioj surscenigas la fiaskon de ambicia beletrista junulo preta malkonfesi ĉion por fariĝi riĉa kaj fama. Do, ke temas, kiel diris Balzako, pri “historio plena de vero“. La bela Lucien estas lastmomente savita de mistera abato, kiu promesas al li, kiel ia Mefisto, la realigon de liaj deziroj. Carlos Herrera, pli konata sub la nomo Vautrin, estas eksa punlaborulo, posedanto de tiom da sekretoj kaj da rilatoj, ke li kapablas manipuli la radetarojn de la financo, de la gazetaro, do de la potenco. Cetere li fine fariĝas ĉefo de la sekureca servo. Tiu kariero similas al la fabela historio de Eugène-François Vidocq (1775-1857), punlaborulo kiu kreis la justic-policon. Anstataŭ simpla miriga anekdoto li estas tuta simbolo. Ĉar kvazaŭ la tuta jarcento devis demandi sin pri la originoj de potencakiro kaj suspekti la uzadon de kaŝitaj elementoj.

Ĉio komenciĝis kun la konsterno, kiun estigis la Franca Revolucio, kiu disbatis la mondan ordon kaj malfermis eblecojn ĝis tiam apenaŭ perceptitajn. Sed la sekvo estis ankaŭ konsterna: La heredaĵo de la Revolucio likvidita, la esperoj de la Glora Triopo (1830) kaj de la Respubliko de 1848 perfiditaj. Dum tiu jarcento, la volo de la popolo, aŭ de la mezaj tavoloj kiuj pli aŭ malpli kredas reprezenti ĝin, estas regule konfiskata. Do, kiu faras la historion, kaj la politikon? La kolektiva imagaro transskribis tiun maltrankvilon en formon ĝis tiam tre malmulte uzatan, la romanon*, per tio ke ĝi atentigis aparte pri ĝia popoleca parto — do tiu destinita al larĝa publiko, kiu ne uzas la kodojn de la “nobla“ literaturo kaj ofte aperas en la felietona gazetaro. Kaj ĝi donas sian klarigon: la evoluon de la eventoj mirige ŝanĝas la komplotistoj, kiuj agas en la ombro. Kiel ... la framasonoj, kun sia fame konata ligo kun la Revolucio.

*  Aude Déruelle et Jean-Marie Roulin (sous la dir. de), “Les Romans de la Révolution“, 1790-1912, Armand Colin, Parizo, 2014.

Unu el la plej kontaĝaj “komplotemuloj“ estis Alexandre Dumas. Per, interalie, la ciklo “Memoraĵoj de kuracisto“ (Mémoires d’un médecin, 1846-1852) li okupiĝas pri la figuro de Cagliostro, ĉefo de la societo de la Nevidebluloj, dotita je povoj kvazaŭ superhomaj, kiu volas renversi la monarĥion: “Kiel Dio, mi estos pacienca. Mi portas mian sorton, la vian, tiun de la mondo en tiu ĉi mankavo.“ George Sand (La dukino de Rudolstadt, 1843), Eugène Sue (La vaganta judo, 1844-45), kiu disvolvas “jezuitan komploton“, Paul FévalPonson du Terrail montras la saman tendencon. Sendepende de la politika tendenco de la aŭtoroj: monarĥistoj aŭ respublikanoj, la kompreno de la lastatempa historio pasas tra kaŝaj agantoj, ofte esceptaj homoj ĉekape de sektoj — kio cetere en la realo okazis en la sansimona* projekto reorganizi la socion sub la gvidado de industria kaj religia elito. Ĉar en la realo la konspiroj kaj sekretaj asocioj ja vere ekzistas, eĉ se nur, en la 1820-aj jaroj, la “karbonarismo“, celanta la liberigon kaj unuigon de Italujo, aŭ ties franca kuzino, la Charbonnerie, kiu en la sama periodo provas renversi la restaŭradon — kion elvokas la neelĉerpebla Dumas en La mohikanoj de Parizo (1854-55)*. Sed en la kristaliĝo de tiu kolektiva imagaro ludas rolon ankaŭ la fantomo de la “respubliko“, kiu donus voĉon al la popolo, al la amaso, nome de la egaleco: la maskitaj potenculoj en la vera potenco ebligas ankaŭ imagi novan aristokrataron.

*  de Sansimono (Saint-Simon). -vl
*  France: Les Mohicans de Paris. -vl

Tiu ambigua koncepto, kiu flirtas ofte kaj fascinite kun la figuro de la superhomo, reaktiviĝas ĉe ĉiu granda periodo de kolektiva perturbo, speciale kiam la dominanta ordo estas minacata aŭ ... minaca. Ekzemple, inter la du mondmilitoj, surfone de malapero de la malnovaj imperioj (otomana, aŭstra-hungara), de apero de la konsterna Oktobra Revolucio (vidu la artikolon art), poste de la leviĝo de la faŝismo kaj de la naziismo, la efervesko kaj la sukceso de la historioj pri spionoj, enŝovitoj, de solaj aŭ klubaj subfosantoj, manipulistoj aŭ manipulatoj, en la popola literaturo same kiel en la juna kinejo, atestas pri la forta suspekto, laŭ kiu ekzistas malantaŭa flanko de la demokratio, kiu estas ĝia kaŝita vero.

Vero malsama, laŭ tio, ĉu la aŭtoro estas reakciulo aŭ tendencas maldekstre. Ekzemple, por resti ĉe Britujo, multaj romanoj de Agatha Christie montras senmankan malestimon al la popolo. La Kvaropo (1927) ekz-e elvokas la koalicion de kvar superinteligentuloj, kies celo estas akiri la dominadon de la mondo: “La universala ribelo, la laboristaj tumultoj (...), estas homoj (...) kiuj diras, ke malantaŭ ĉio ĉi estas forto kiu volas nenion alian ol la disfalon de la civilizacio.“ La Kvaropo estas venkita de alia superinteligenta homo, tiu de Hercule Poirot, kaj ne de la registaraj fortoj.

Multaj romanoj de Graham Greene, ofte adaptitaj al filmo (Pagata murdisto, 1936), kaj ankaŭ la mirinda perturbisto Eric Ambler (Limo de la mallumo, 1936); Epitafo por spiono, 1938)*, pritraktas aliflanke komplotojn de la reprezentantoj de la ordo — de ordo korupta, submetita al ĉiaj interesoj aliaj ol tiuj, kiujn ili pretendas defendi kaj kiuj preferas la ekstremdekstron al la ruĝa danĝero. La heroo estas nun ordinara homo kiu estas implikita en manipuladon de la vero kaj kiu devas kompreni, de kio li revenas. La komploto aperas tie kiel rimedo por malkaŝi la verajn elekteblecojn de demokratioj komplete perversiĝintaj. Do, tio, pri kio La plej bona mondo de Aldous Huxley (1932) donas version aparte deprimitan ...

*  Vd Luc Boltanski, Enquêtes et complots. Une enquête à propos d’enquêtes, Gallimard, Parizo, 2012.

La spionromano tiel montras la finon de sia senkulpeco. La demokratio baziĝas sur iluzio: kredi je ĝi estas bona por naivuloj, tiuj kiuj ne vidas, ke la veraj agantoj estas super la amaso, aŭ tiuj, kiuj estas konvinkitaj, ke la valoroj, kiujn ĝi afiŝas, estas realaj kaj neŭtraligas la streĉitecon inter emancipiĝo (politika) kaj dominado (socia). La jaroj post Hiroŝimo, de la malvarma milito, de la makartismo kaj de la sendependigaj militoj daŭrigis tiun vidmanieron kaj akrigas la cinikecon kaj la elitismon: OSS 117 (1949), James Bond (1953) kaj ekz-e S.A.S. (1965), ĉiuj “tre bone naskitaj“ kaj dotitaj de malkutimaj kapabloj, estas profesiuloj, same kiel la vera politiko estas afero de profesiuloj kaj estas movata de perfido, de duobla ludo, de murdo.* La veron de la eventoj oni prefere ne diru al la simplaj homoj: la libera mondo kaj la alia (kian ajn formon ĝi alprenas), ĉiuj uzas la samajn intrigojn kaj murdojn. La idealoj estas sufiĉe palaj.

*  Studaĵo pli speciale centrita sur Usono: Gordon B. Arnold, Conspiracy Theory in Film, Television and Politics, Praeger, Wesport (Connecticut) — Londono, 2008.

Estas vere ke la epoko estas konfuziga: de la tre ŝikaj junaj “spionoj de Kambriĝo“ kiuj laboras por la Sovetunio kaj estas samtempe en funkcio de la britaj sekretaj servoj, tra la tre mistera afero Kennedy, ĝis la Watergate-skandalo, por eĉ ne paroli pri la stalinaj procesoj — estis vere komplika, resti en mondo duparta: la Bono / la Malbono, la Demokratio / la Totalismo, ktp. Tio, kion rakontas al ni John Le Carré, kun sia spiono griza kaj melankolia, ne ema al certecoj (La voko de la morto, 1963), dum multe antaŭe, en 1948, George Orwell, kun 1984 faris la ŝtatkomploton la formo, kiun la estonteco alprenis.

Atomenergio, spackonkero, psiĥedelaj substancoj, scienco atakanta la percepton de la komuna realo ... En tiuj samaj jaroj de 1950 ĝis 1970 la sciencfikcio fariĝis la formo taŭga por prezenti la eblecojn de komploto, kiujn la moderneco disponigas. Ne temas tiom pri montrado, en perspektivo pli aŭ malpli kritika, de la senposedigo de la politiko, kiun la civitanoj spertas, kiom pri dubigi la eblecon mem kredi ke vero ekzistas. En la televido, sekve al tre multaj filmoj, kiuj montris invadojn de eksterteruloj,*, la usona felietono La invadantoj (1967-1968) surscenigas eksterterulanan komploton por koloniigi la Teron. La solan homon, kiu komprenis, oni kredas frenezulo. En la brita kaj nepretervidebla samtempe La malliberulo, eksa spiono, retenata kontraŭvole en ĉarma vilaĝo, batalas kontraŭ la multaj atencoj, inkluzive teĥnikaj-ĥemiaj, al sia memoro kaj al sia identeco. Defendi sian propran humanecon kontraŭ tio, kio volas malhumanigi lin: en tiuj tempoj, en kiuj la kontraŭkulturo kaj la ribelo kulminis, la komploto havas filozofian dimension, kaj ne politikan.

*  Kp André-François Ruaud kaj Raphaël Colson, Science-fiction. Les frontières de la modernité, Mnémos, Saint-Laurent-d’Oingt, 2014.

Dum dudek jaroj poste ĉiuj ĉi scenaroj vigliĝas kaj spertas impresan modecon, du el ili, se juĝi laŭ ilia sukceso, eksterordinare kongruas kun la aktualaj zorgoj: la filozofia skemo kaj la hipotezo de la sekto de la mondmastroj. Ni estas nun alfrontitaj al la “malfacilo kunigi la konkretan sperton kun racia kompreno de la tutmondiĝinta kapitalo“*, kaptitaj en la fluego de la donitaĵoj, en la cirkulado kvazaŭ senmateria de la mono, en tutmonda reto de aktivaj informoj, kiu ŝajnas esti dotita de aŭtonomeco.

*  Kp Fredric Jameson, La Totalité comme complot. Conspiration et paranoïa dans l’imaginaire contemporain, Les Prairies ordinaires, Parizo, 2007.

Tio estas la triumfo de la sciencfikcia verkisto Philip K. Dick, kiu skribis jam, en La tempo tordita (1959): “La mondo, kiun ni spertas, ne estas la reala mondo, sed io alia, duonrealo, tromplogaĵo.“ La ekstera realo ne estas plu fidinda, sed krome, oni dubas ankaŭ pri la interna realo. Dick estas sur ĉiuj ekranoj, adaptita aŭ afiŝita kiel influhava: Blade Runner, Total Recall (1990), Minority Report (2002), Paycheck (2003), ktp. Sed, apud Existenz de David Cronenberg (1999) kie oni vivas, sen tion scii, en video-ludo, eble la filmo de la fratoj Wachowski Matrix (1999) plej bone kongruas kun la “komplotista“ perspektivo: la plej multaj homoj ne scias, ke ili vivas en virtuala universo; nur kelkaj ribeluloj konas la veron — la “reala“ mondo estas detruita, jam regas la “maŝinoj“. Sed nenio malebligas supozi, ke tiun “veron“ proponas alia programo. Eble ekzistas sole nur iluzioj. Kiel diras Alain Badiou, jen filmo por prepari por Platono ...

Paralele al tio metafizika dubo denove elkreskas, por doni sencon al tio, kio estas sentata kiel senpoveco de la ŝtatoj, la literaturo kiu baziĝas sur la sekreteco de la vera potenco, kaŝita al la civitano kaj koncentrita en la manoj de kelkaj elektitoj, la Illuminati [Iluminatoj]. Strange, oni retrovas tie la iluminatojn karajn al la romano de la 19-a jarcento: esotera organizaĵo, kiu regas la mondon en la ombro. Sed la Iluminatoj agis ĝenerale por la progreso de la homaro, dum la Illuminati, malicaj, volas nur la totalan dominadon, la New World Order, kaj nur por ili. Kiel iuj rapistoj resumas, ili estas malantaŭ ĉio, kio reprezentas la potencon: “Obama estas marioneto de la Nova Monda Ordo“ (Profesoro Griff, de la grupo Public Enemy); “Ili estas ĉiuj implikitaj en tiuj sekretaj societoj, John Kerry, George Bush, Tony Blair, Elisabeth“ (Rockin’Squat); “Imagu ke oni mensogas al ni, de jarcentoj kaj jarcentoj / Ke iuj alte lokitaj komunumoj konas la receptojn / La sekretojn de la vivo, ne tiujn, kiun oni montras al ni“ (Keny Arkana).

La frenezo Illuminati, paralele al la ega kresko de la fantasy, prosperis en la sekvo de la triumfo, kiun spertis la komplotoj de Dan Brown — Da Vinci Code (2003) kaj ĉefe Anĝeloj kaj Demonoj (2000). Kvankam ĝi envenas en kanzonojn aŭ video-ludojn (Grand Theft Auto), ĝia vera esprim-kampo estas la sociaj retoj, kie oni denuncas la “inicitojn“, videblajn per kelkaj signoj: per triangula figuro, per “kornitaj“ fingroj ... Pura deliro de interpretado, kiu miksas la dolaron, la ulojn, Bilderberg (vidu la artikolojn p. 17 art), ktp, kaj ofte flirtas kun la kontraŭjudismo.

La fakto, ke serĉo “Illuminati“ donas 491.000 rezultojn en la francaj paĝoj de Google (por kompari, “greka ŝuldo“ donas nur 281.000), kaj ke la vendo de la esoteraj libroj progresas 50-elcente (nombroj de la ŝtata sindikato pri eldonado por 2013), ke la magraj romanoj de Dan Brown vendiĝas je ducent milionoj da ekz-eroj, eble ne vekas puran ĝojon. Tamen ne maleblas malkovri, en tiu freneza malĉifrado, kiom ajn mizera ĝi estas, la bezonon trovi veron, kiu klarigas la frenezon de nia mondo, reakiri grandan rakonton kiu donu sencon al la eventoj. Bezonon, kiu povas konduki al serĉado de propeka ŝafo, aŭ rifuzi la akaparon de la kolektivaj riĉaĵoj fare de iuj ...

Evelyne PIEILLER.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Paco, ĉu per forto aŭ per juro?

OFTE la milita infero estas rezulto de pacaj intencoj. Kio novas hodiaŭ, estas ia banaligo de la forto-uzo kaj la instalado de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kiel armita brako de tutmonda ordo diktata de la okcidentanoj. La interveno en Kosovo en 1999, decidita sen permeso de la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), preparis la transformiĝon de la NATO, kun aldona homhelpa vestaĵo. La 23-an de septembro 2008, en komuna deklaracio, unue tenata sekreta, la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la ĝenerala sekretario de NATO Jaap de Hoop Scheffer formaligis tiun devojiĝon de la UN-a sekureco-arkitekturo, kiun konfirmis la interveno de la NATO en Libio en 2011.

Tamen, la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, subskribita la 26-an de junio 1945 en San Francisko kaj konceptita kiel opono al milito, devigas la ŝtatojn serĉi pacajn rimedojn por solvi siajn konfliktojn. Ĝia enkonduko klare tion deklaras: “Ni, popolojde la Unuiĝintaj Nacioj, firme decidintaj gardi generaciojn kontraŭ la plago de milito, kiu dufoje dum nia vivotempo alportis nedireblan suferon al la homaro...”. La artikolo 2.3 konsekvence asertas, ke “La membroj solvas siajn internaciajn disputojn per pacaj rimedoj, tiel ke la paco kaj la internacia sekureco kaj la justeco ne estu endanĝerigataj”. Tiun esencan principon akompanas rimedoj; “La partioj de ĉia disputo, kies daŭrigo povas minaci la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco, klopodas unue por atingi solvon per intertraktado, esplorado, perado, kompromiso, arbitraciado, tribunala decido, uzado de regionaj institucioj aŭ interkonsentoj aŭ per aliaj pacaj rimedoj de propra elekto” (artikolo 33 de ĉapitro 6).

Kontraŭe al ĝenerale akceptita opinio, tiu metodo renkontis certan sukceson. “En la 1990-aj jaroj, pli da konfliktoj finiĝis per intertraktado (kvardek du) ol per milita venko (dudek tri)”, substrekas la ambasadoro Thomas Greminger*. Diplomatiaj (intertraktado, esplorado, perado, kompromiso) aŭ tribunalaj (arbitracio, juĝo), la proceduroj de paca solvado de la konfliktoj elvokitaj en la artikolo 33 estas ofte aplikataj.

*  Thomas Greminger, “Médiation et facilitation dans les processus de paix actuels: l’importance vitale de l’engagement, de la coordination et du contexte”,teksto prezentita okaze de la “Retraite sur la médiation internationale de la francophonie”, Ĝenevo, 15-17-an de februaro 2007.

MULTAJ EL ILI koncernas internajn konfliktojn de ŝtatoj. En 2005, ekzemple, du longaj kaj intensaj mediacioj rezultigis interkonsentojn pri disdivido de teritorioj markitaj de longaj militoj: la ĝenerala pac-interkonsento inter la registaro de Ĥartumo kaj la Liberiga Popola Armeo de Sudano malfermis la vojon al sendependo de Sud-Sudano; la interkonsento inter Indonezio kaj la timoraj sendependistoj ebligis la aliron de Orienta Timoro al la rango de ŝtato. La 12-an de junio 2006, la prezidantoj de Kameruno kaj Niĝerio subskribis konvencion pri suverenec-transdono koncerne la duoninsulon Bakassi, post kiam la Internacia Kortumo (IK) faris decidon en 2002 favore al la unua. La Sekurec-konsilio deklaris la finon de la transira reĝimo la 13-an de aŭgusto 2013 kaj salutis tiun serenan transiron. Nikaragvo brile gajnis ĉe la IK la 27-an de junio 1986, sed la kondamno de la renversemaj atakoj de la neoficialaj militantoj subtenitaj de Usono apenaŭ havis politikajn konsekvencojn, ĉar la usona prezidanto Ronald Reagan ne konsideris ilin. Ĉi tiuj sukcesoj en streĉitaj konfliktoj montras, ke juro fiksas kadron al la argument-interŝanĝoj inter malakorduloj, preferindaj al bato-interŝanĝoj inter militantoj.

Al tiu ilaro aldoniĝas la mediaci-misioj pri kiuj plej kompetentas kelkaj landoj. Svisujo, ekzemple, ebligis la Evian-interkonsentojn inter Francujo kaj la Fronto por la Nacia Liberiĝo (FNL) de Alĝerio en 1962. Norvegujo organizis intertraktadon inter Israelo kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP), kiu rezultigis la Oslo-Interkonsentojn subskribitajn en 1993. La ĝenerala sekretario de UN Kurt Waldheim sukcesis similan mision en Kipro en 1975.

TAMEN,la malsukcesoj de la paca solvado de konfliktoj estas evidentaj. La esperoj naskitaj el la fino de la malvarma milito ne havis sekvon. En 2000, la komisiono prezidata de s-ro Lakhdar Brahimi taksis je pli ol kvin milionoj la viktimojn de la konfliktoj de la lasta jardeko. La militoj en Jugoslavio kaj en Irako estis la privilegiitaj laboratorioj de detruo de la publika internacia juro, kiun siavice Rusujo ekspluatas nun en Ukrainujo. Per la rezolucio 687 de aprilo 1991, la Sekurec-konsilio senrajte atribuis al si prerogativon de la IK, trudante kompensaĵojn al Irako. La 22-an de majo 2003, per la rezolucio 1483, la Konsilio, laŭ propono de Usono, Britujo kaj Hispanujo, malrekte aprobis (unuanimece de la dek kvar ĉeestantaj membroj) la okupadon kaj ekspluatadon de Irako*, tiel validante kontraŭleĝan agon. Francujo, Ĉinujo kaj Rusujo rezignis, lacaj pro tro longa rezisto, por rezervi al si intertrakto-marĝenon por siaj interesoj, fronte al la — almenaŭ ŝajna - tuja venko de Usono.

*  Julie Duchatel kaj Florian Rochat (sub la dir. de), ONU. Droits pour tous ou loi du plus fort?, Cetim, Ĝenevo, 2005.

La alfrontiĝoj tra lokaj grupoj en Ukrainujo, Sirio aŭ Jemeno konsistigas ĵusajn ekzemplojn de tiuj “perprokuraj militoj”, kiuj, dum la malvarma milito, okazis en Koreujo, Vjetnamo, Angolo, Nikaragvo kaj aliloke. Eĉ pli malbona aperas la “antaŭmalhelpa legitima defendo”, tiu rajto arogita al si de s-ro George W. Bush en Irako, kiam li false citis la artikolon 51 de la Ĉarto. Oni nun vidas novajn forto-uzojn bazitajn sur instrumentigo de la homrajtoj*, dum la okcidentanoj liberigas sin de la juraj reguloj delokante siajn “intensajn pridemandadojn”, rifuzante trakti la malliberulojn konforme al la Ĝenevaj Konvencioj, aŭ kontraŭleĝe komencante militojn. “Tiukaze, oni ankaŭ piedpremas juron kaj oni donas municiojn kaj argumentojn al tiuj, kiuj deziras detrui nian demokratian sistemon, klarigas la svisa eksprokuroro Dick Marty. Tiel agante, ni mem demonstras, ke la sistemo ne respektas la regulojn, kiujn ĝi mem donis al si”*.

*  Vd Anne-Cécile Robert, “Origines et vicissitudes du “droit d’ingérence””, Le Monde diplomatique, majo 2011.
*  Dick Marty, “Terrorisme, antiterrorisme et justice”, en Yvonne Jänchen (sub la dir. de), “Quel avenir pour l’Irak?”, Cahier du Gipri, n-ro 8, L’Harmattan, Parizo, 2010.

Post la traŭmatoj kaŭzitaj de la internacia neago ĉe Srebrenica, en Bosnio en 1995 kaj dum la genocido de la tucioj de Ruando en 1994, la koncepto “respondeco protekti” estis kreita en 2005, ĉe la tutmonda pintkunveno de UN. Ĝi estas la rezulto de longaj klopodoj de la subtenantoj de la “rajto enmiksiĝi”, kiuj unue liberigis sin de la landlimoj por provizi helpon al la loĝantaroj, kaj poste pravigis, nome de la homhelpa logiko, militajn intervenojn.

LAŬ MULTAJ aspektoj, ni malproksimiĝas de la ambicioj de la Ĉarto. La uzo de forto, pravigita per instrumentigita etiko, estas akompanata de multiĝo kaj implikiĝo de la konflikto-kialoj. Sur la armea tereno, la artikoloj 46 kaj 47 planantaj la rolon de la staba Komitato por konsili kaj asisti la Sekurec-konsilion restis ne uzitaj. Post la fino de la malvarma milito, la NATO transformis sian funkcion de regiona defendo en memdeklaritan tutplanedan kolektivan garantion. Daŭre etendiĝante orienten, la organizaĵo ne ĉesis enpaŝi la prerogativojn de la UN.

La interkonsento de la 23-a de septembro 2008 inter la ĝeneralaj sekretarioj de la UN kaj de la NATO estas sufiĉe malpreciza por ebligi ĉiajn konfuzojn inter pac-plutenado kaj rajto al milito (jus ad bellum). Ĝi notinde planas “pli intensan kunlaboradon (...), regulajn interŝanĝojn kaj dialogon ĉe la decida nivelo kiel je la realiga, pri la politikaj kaj operaciaj demandoj”*. Francujo, kiun la prezidanto Nicolas Sarkozy estis tiam reinstalanta en la integra armea estraro de la NATO, Usono kaj Britujo trudis la decidon de la ĝenerala sekretario Ban Ki-moon. S-ro Dmitri Rogozine, tiama ambasadoro de Rusujo ĉe la NATO, publike mallaŭdis la kontraŭleĝecon de interkonsento, kiu ignoras la Sekurec-konsilion. Privilegiita atestanto de la malicaj agoj de la okcidentanoj - ĉar li ja sidis en la Sekurec-konsilio - la estonta rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergueï Lavrov lernis memori pri ĝi...

*  Karl Müller, “L’accord secret entre l’ONU et l’OTAN ne répond pas aux objectifs de la communauté internationale”, 23-a de septembro 2008, www.horizons-et-debats.ch

ESTINTUS pli bone rekonstrui la sekureco-arkitekturon surbaze de reformita Organizo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). La OSKE havas plurajn avantaĝojn: ĝi estas politika kooperativa strukturo de dialogo kaj sekureco; ĝi integras, kun Kanado kaj Usono, larĝan parton de Eŭropo (inkluzive Rusujon) kaj de Centra Azio; ĝi funkcias laŭ fleksebla kaj plurisma maniero, kun “triopo” enhavanta la ŝtaton, kiu estas la jara prezidanto, tiun, kiu estis prezidanto la pasintan jaron kaj tiun, kiu estos prezidanto la venontan jaron.

Sur la ekonomia kampo, la privatigoj paroksismigas la armeajn rabadojn, la sociajn konfliktojn, la lokajn militojn. Asertita de la Ĝenerala Asembleo de la UN la 4-an de decembro 1986, la rajto je evoluado estas forlasita profite al “lukto kontraŭ malriĉeco” tiel minimuma kiel problemega. Sed milito kaj misevoluado estas ligitaj. La ekonomie kaj teknike-science grandaj landoj ĉirkaŭevitas la devigojn de la Ĉarto per intervenoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) aŭ de la Monda Organizo de Komerco (MOK), tiom ke la esploristo Alain Joxe parolas pri “suvereneco de la entreprenoj*.

*  Alain Joxe, Les Guerres de l’empire global. Spéculations financières, guerres robotiques, résistance démocratique, La Découverte, Parizo, 2012.

Kaj la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD, france: Cnuced), kiu portis la esperojn de la evoluantaj landoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, estas ja nun marĝenigita*. La privata internacia juro kaj la aranĝoj inter komercistoj* tendencas eltronigi la internacian publikan juron, kiel tion ilustras la kreskanta rolo de la komercaj arbitraciaj tribunaloj, kiuj anstataŭas la publikajn justicajn instancojn. Tiel estas pri la Solvado de la konfliktoj inter investantoj kaj ŝtatoj (france: RDIE) planata de la Granda Transatlantika Merkato. “La domina realeco de la internacia vivo, skribas du fakuloj pri internacia juro, estas la kontraŭeco inter povo sur la popoloj kaj povo de la popoloj”*.

*  Rolande Borrelly, “‘Après-développement’, ‘après-Cnuced’ et quelques autres à-peu-près”, en Julie Duchatel kaj Florian Rochat (sub la dir. de), ONU. Droits pour tous ou loi du plus fort?, jam cit.
*  Vd la komentojn pri la lex mercatoria, la lex electronica kaj la lex economica en Mireille Delmas-Marty, Le Relatif et l’Universel, Seuil, Parizo, 2004.
*  Monique kaj Roland Weyl, “Sortir le droit international du placard”, Publicetim, n-ro 32, Ĝenevo, 2008.

Kion fari? Sur la tereno de ideoj, urĝas sin liberigi el la “civilizaciaj” aŭ religiaj vidadoj de la konfliktoj, kiuj kaŝas la geopolitikajn aŭ ekonomiajn interesojn. La usona ĵurnalisto Thomas Friedman tiel klarigis la kuplon inter la ekonomio kaj la armepovo: “La ekonomia integrado de la planedo postulas la pretecon de la usona potenco uzi sian forton kontraŭ tiuj, kiuj, de Irako ĝis Nord-Koreujo, minacus la tutmondiĝo-sistemon. La “nevidebla mano” de la merkato ne povas funkcii sen kaŝita batpugno — McDonald’s ne povas funkcii sen McDonnel Douglas, kiu konstruas la F-15. Kaj la kaŝita batpugno, kiu igas la mondon sekura por la teknikaroj de la Silicon Valley nomiĝas la armeo, la aerarmeo, la mararmeo kaj la marines de Usono*.” Ĉu estas malpermesite pripensi malsamajn mond-viziojn, fokusatajn sur la kuplaĵo paco-evoluado?

*  Thomas Friedman, The Lexus and the Olive Tree (1999), citita de Serge Halimi, Le Grand Bond en arrière. Comment l’ordre libéral s’est imposé au monde, Agone, Marseille, 2012 (1-a eld.: 2004).

Gabriel GALICE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rapida internaciiĝo de la juano

Ĉinujo, la plej eksporta lando, dependas de la dolaro por siaj komercaj interŝanĝoj, ĉar ĝia mono ne estas interŝanĝebla. Jen financa ‒ kaj politika ‒ subordeco, kiun ĝi provas ĉesigi, ekde la ekonomia krizo de 2008-2009, per internaciigo de la juano. en malpli ol kvin jaroj, la ĉina mono fariĝis la kvina monda mono por la komerco. S-ro Ding Yifan, konsilisto de la ĉina registaro, klarigas la trairendajn etapojn.

EKDE LA MEZO de la 1990-aj jaroj, kun la kresko de la komerco inter Ĉinujo kaj ĝiaj najbaroj, la renminbi (RMB), aŭ juano, fariĝis pagrimedo bone akceptata en la tuta regiono. Dum la pintkunveno de la G20 de novembro 2008 en Vaŝingtono, s-ro Hu Jintao, la tiama prezidanto, promesis diversigi la ĉinajn rezervojn de eksterlandaj valutoj. Sekve, oni faris disponojn por antaŭenigi la internaciiĝon de la RMB; kaj tio ne pasis nerimarkite. Fine de oktobro 2014, la juano estis jam rezervmono en pli ol kvindek landoj kaj teritorioj.

Laŭ la Society for Worldwide Interbank Financial Telecommunication (Swift)*, en decembro 2014, la RMB anstataŭis la kanadan kaj aŭstralian dolarojn kaj fariĝis la kvina plej granda pagmono de la mondo.* Ĝi troviĝas ĝuste post la usona dolaro (87 elcentoj de la internaciaj interŝanĝoj*, la eŭro (6,6 elcentoj), la sterlinga pundo kaj la japana eno. Per ĝi okazas 2,17 elcentoj de la monda merkato, apud la japana mono (2,69). Por mezuri la faritan progreson, oni memoru ke en januaro 2013 ĝi reprezentis nur 0,63 elcentojn de la pagrimedoj de la internaciaj transakcioj, kio metis ĝin en la 13-an mondan rangon. “La RMB transformiĝas el la statuso de aperanta mono en tiun de mono de kuranta pagado“, komentis s-ro Wim Raymaekers, respondeculo pri la bankmerkatoj laŭ Swift.* En 2014, la ĉiomvaloro de la pagoj per RMB kreskis je 102 elcentoj, do kresko nete pli rapida ol tiu de aliaj valutoj en la sama periodo.

*  Usona kooperativa societo (kun sidejo en Belgujo), kiu grupigas la plej grandajn bankojn de la mondo.
*  “RMB breaks into the top five as the world payments currency“, Swift.com, 28-a de januaro 2015.
*  60% de la mondaj rezervoj de la centraj bankoj estas en usonaj dolaroj.
*  “RMB breaks into the top five as the world payments currency“, v. cit.

Tiu internaciiĝo devus malpliigi la ŝanĝoriskojn de la centra banko same kiel por la ĉinaj entreprenoj, kaj redukti la perversajn efikojn de la usona dolaro al la ekonomio de la lando. Efektive, se la ĉina ekonomio estas malfermita al la mondo, ĝiaj entreprenoj faras siajn profitojn en juanoj, ĉefe en la interna merkato. Kiam ili eksportas, ili ricevas plej ofte dolarojn, kiujn ili ŝanĝas en RMB, laŭ ŝanĝkvoto de la respektiva momento. Se la kvoto estas malstabila, la eksport-entreprenoj regas siajn prezojn kaj profitojn nur malfacile. La centra banko, la Popola Banko de Ĉinujo (PBĈ), estas do devigataj interveni en la merkato por konservi relative stabilan ŝanĝkvoton, kion la specialistoj nomas “mastrumata fluktua kvoto“ (managed floating system).

Sed ĉia iniciato havas prezon. Por interveni, la centra banko aĉetas dolarojn kaj vendas RMB; kaj, se ĝi eldonas tro da ĉina mono, ĝi kaŭzas inflacion, kun la risko subfosi sian sendependan monpolitikon. Tro forta altigo aŭ, male, malaltigo de la dolaro kaŭzus do problemojn.

Ekde nun, danke al la progreso de la internaciiĝo de la RMB, la ĉinaj entreprenoj povas insisti esti pagataj per ĉina mono, kio reduktas iliajn ŝanĝriskojn kaj malpliigas iliajn kostojn. Pro la sama kialo, la centra banko malpli bezonas uzi la merkaton por stabiligi la kvotojn. Tamen, tiu nova interrilato inter la interna kaj eksterlandaj merkatoj bezonas rapidan kaj profundan reformon de la landa financsistemo (vidu a artikolon pri la reformo)

Kompreneble, etendante la uzadon de la RMB en la internacia monsistemo, Ĉinujo etendas sian influon en la mondo ‒ per kio profitas la ekonomia disvolviĝo de la tuta Orient-Azio, kaj fortiĝas la internacia statuso de la lando. Oni vidas tion ĉe la sukceso de ĝia projekto, lanĉita en oktobro 2014, de azia banko de investo en infrastrukturoj (ABII). Dudeko da aziaj landoj tiam subskribis en Pekino memorandon pri interkonsento, al kiu poste aliĝis partneroj el Eŭropo, ekz-e Britujo, Francujo, Germanujo, Italujo, aŭ de la Proksim-Oriento, ekz-e Egiptujo, Saud-Arabujo, Irano aŭ Israelo. En malpli ol ses monatoj la projekto altiris kvindek sep landojn. La ĉefa kontribuanto de tiu nova banko, Ĉinujo, havas determinan influon al ĝia orientiĝo kaj ĝia disvolvado. Oni povas racie pensi, ke la uzado de la RMB etendiĝos por la projektoj de infrastrukturaj investoj en aziaj landoj financataj precipe per la ABII.

Ĉinujo tamen ne faris la kompletan interŝanĝeblon de sia mono kaj restas dependa de la dolaro. La internaciiĝo de la RMB, aŭ pli precize la interag-ebleco inter la interna kaj eksteraj merkatoj, realiĝas ĉefe tra kvar kanaloj: komerco, rekta investo, aĉeto de valorpaperoj en la financmerkatoj aprobita de la PBĈ kaj la swap (interŝanĝo) de devizoj inter la centra banko de Ĉinujo kaj tiuj de la aliaj landoj.

Post kiam Ĉinujo aliĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), en 2001, ĝia ekstera komerco rapide kreskis: ĝi estas nun la monde unua eksportisto kaj la dua importisto. Tio instigis al uzado de la RMB kiel pagrimedo. En 2014 la ĉina ekstera komerco notita en ĝia mono atingis 6.550 miliardojn da juanoj el entute 26.433 miliardoj, do pli ol kvinonon.

La entreprenoj povas nur gajni per tio. Per tiuj rektaj interŝanĝoj ili evitas pasi tra la bankoj kaj pagi ŝanĝ-kostojn, kio plibonigas ilian kasan fluecon (cash flow) kaj do ilian konkurenckapablon, kaj samtempe ŝparas al ili la ŝanĝoriskojn kaŭzatajn de la fluktuoj de la kvotoj de la usona dolaro, de la eŭroj kaj de aliaj. Kiam ĉinaj importistoj aĉetas per juanoj, ili faciligas la eliron de la mono al la internacia merkato; inverse, kiam la ĉinaj eksportistoj petas pagon per juanoj, ili favorigas ĝian revenon en la internan merkaton. La kresko de la internaciaj transakcioj per juanoj estas do nepra etapo por pasi de la statuso de pagmono al tiu de rezervmono por la centraj bankoj.

Hodiaŭ Ĉinujo daŭre ne komplete liberigis la kapital-konton, do la financaj fluoj, ekz-e la rektaj eksterlandaj investoj (REI), enirantaj aŭ elirantaj, la partoprenoj, la patentoj, ktp, kiuj estas daŭre sub certaj kondiĉoj. Jam nun la RMB estas uzata por rektaj investoj. Ekde la 13-a de oktobro 2011, la PBĈ permesas la eksterlandajn entreprenojn, ekonomiajn instituciojn kaj eĉ privatulojn investi en loka mono. Ili povas ankaŭ rekte turni sin al la bankoj por reguligi siajn aferojn, dum antaŭe ili devis akiri permeson. En 2014, tiuj investoj en juanoj estis 37 elcentoj de ĉiuj rektaj investoj en Ĉinujo faritaj de nebankaj eksterlandaj institucioj. La eksterlandaj financ-institucioj povas ankaŭ agi en la ĉina financmerkato, en la limo de 20 miliardoj da juanoj, jam de tri jaroj kaj duono. La programo pri instituciaj investoj, la Renminbi Qualified Financial Institutional Investors (RQFII), malfermas efektive novajn eblecojn en la interna merkato.

Krome, la borso de Honkongo, jam delonge malfermita, estas ligita kun tiu de Ŝanhajo ekde la 17-a de novembro 2014. Nun, la honkongaj investistoj povas investi en Ŝanhajo, kaj inverse. Aktuale la tagaj transakcioj estas limigitaj je 23,5 miliardoj da juanoj, kaj la ĉioma volumeno ne povas transiri 550 miliardojn da juanoj. Estontece, tiuj du financlokoj kaj tiu de Ŝenĵeno estos inter si konektitaj kaj proponos pliajn eblecojn. Fine, la centra banko subskribis kun dudek ok landoj kaj teritorioj interkonsentojn pri monaj interŝanĝoj por sumo de pli ol 3.000 miliardoj da juanoj, do pli ol la monata internacia komerca volumeno de Ĉinujo.

La unua transmara merkato de la RMB estis kreita en Honkongo, kiu estas rezervo de financproduktoj en RMB. Singapuro, Tajvano, Makao estas ankaŭ tre aktivaj. En 2014, Ĉinujo subskribis interkonsenton pri regulado per juanoj kun Britujo, Germanujo, Francujo kaj Luksemburgio. Se oni enkalkulas tiun, kiun la centra banko subskribis kun la svisa nacia banko en marto 2015, en Eŭropo kvin transmaraj merkatoj de la RMB estis malfermitaj en Londono, Frankfurto ĉe Majno, Parizo, Luksemburgo kaj Zuriko. Krome, Sud-Koreujo, Kanado, Aŭstralio kaj Kataro ankaŭ prenis opciojn tra interŝanĝ-traktatoj.

Ankaŭ en Honkongo komenciĝis funkcii la unua transmara merkato pri obligacioj en RMB, nomataj “dim sum“ (“ravioletoj“ en la kantona) pro la limigita grando de tiu merkato. Poste, aliaj pruntaĵoj en RMB aperis ie ĉie, kiel la “ŝuldoj de la urbo Liono“ eldonitaj de Singapuro, aŭ la “ŝuldoj de la Trezor-Insulo“ elmetitaj de Tajvano. Aliaj tiaj obligacioj aperis en Londono kaj en Luksemburgo.

En oktobro 2014, la disvolvobanko de Ĉinujo kaj la brita Trezoro emisiis en Londono obligaciojn en dolaro de 3 miliardoj da juanoj. Tio estas la unua eldono de kvazaŭ suverenaj obligacioj en RMB farita eksterlande. Paŝo plia al la starigo de la RMB kiel rezerva mono, ĉar la profitoj estos inkluditaj en la rezervoj en britaj devizoj. Londono troviĝas ĉi-kampe ĉe la pinto de la rilatoj kun Pekino. Britujo estis ankaŭ la unua, kiu decidis partopreni en la ABII, kaj donis al la mondo la impreson ke ĝi trenas la ceterajn eŭropajn landojn en tiun aferon.

Alia atendita ŝanĝo: la eniro de la RMB en la korbon de specialaj prenrajtoj (SPR) de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), eble en januaro 2016.* Komence, tiuj SPR, kont-unuoj kaj rezerv-aktivaĵoj artefarite kreitaj de la IMF, interŝanĝeblis kun ĉiaj aliaj valutoj aŭ kun oro. Nun ilia valoro estas determinita de “korbo“ de valutoj, en kiuj troviĝas la dolaro, la eŭro, la eno kaj la sterlinga pundo. Se valuto estas inkludita en tiu korbo, ĝi estas aŭtomate tenata en pli ol ducent dudek landoj kaj teritorioj. La kondiĉoj por aliri tiun limigitan klubon: montri komercon inter la unuaj de la mondo dum la lastaj kvin jaroj; disponi pri interŝanĝebla valuto.

*  Reuters, 27-a de januaro 2015.

Ĉinujo jam delonge plenumas la unuan kondiĉon: ĝi estas nekontesteble la unua komerca potenco de la mondo. Koncerne la duan, Usono riproĉas al ĝi, ke ĝi ne volas lasi sian monon libere fluktui kaj volas konservi la kontrolon de la interŝanĝoj. La prezidanto Xi Jinping siavice taksis, dum la pintkunveno de la G20 en Peterburgo, la 5-an de septembro 2013, ke “por konstrui internacian monsistemon stabilan kaj pli kapablan alfronti la riskojn, gravus reformi la enhavon de la SPR-korbo“. Kaj li aldonis: “Ĉinujo klopodos por profundigi la reformon de la interezkvoto kaj de la ŝanĝkvoto per la forto de la merkato, por larĝigi la fleksiĝemon de la ŝanĝkvoto de la RMB kaj por realigi iom post iom la interŝanĝeblon de la kapital-konto en RMB.“

Fakte, la ŝanĝkvoto de la RMB iom post iom fleksiĝis. Ĝia fluktu-marĝeno estis nur 0,3 elcentoj en 1994; ĝi pasis al 0,5 elcentoj en 2007, poste al 1 elcento en 2012 kaj al 2 elcentoj en 2014. La registaro promesis lasi la juanon libere fluktui, laŭ propono kaj postulo, de nun ĝis du aŭ tri jaroj, kaj realigi la kompletan ŝanĝeblon de la kapitalkonto ĝis 2018-2020. Oni aktuale kolektas spertojn pri tio en la liberkomerca zono de Ŝanhajo.

Tio bezonas tri etapojn: akceli la liberigon de la interezkvoto per la merkato kaj plibonigi la meĥanismojn de formiĝo de la ŝanĝkvoto de la RMB, por ke la kurbo de profito de la fiskaj biletoj respondu al postulo kaj propono; antaŭenigi la malfermon de la kapitalmerkatoj, iom post iom altigi la nivelon de translimaj financaj transakcioj; kaj fine, post la sukcesaj du antaŭaj etapoj, realigi la kompletan interŝanĝeblon de la kapital-konto.

Oni kelkfoje demandas nin, ĉu Ĉinujo ne povas renkonti la samajn malfacilaĵojn kiel aliaj landoj, ekzemple Brazilo, kiuj suferas la moviĝojn de la spekulaj kapitaloj. Sed la situacio tute ne samas. La plej multaj evolulandoj devis malfermi sian kapitalkonton pro manko de eksterlandaj kapitaloj, por allogi ilin kaj tiel ekvilibrigi sian internacian bilancon. Ĉinujo, male, havas eksterordinaran komercan pluson, kio ŝirmas ĝin kontraŭ tiu neceso. Certe, de tempo al tempo ĝi spertas perturbojn pro amasa enveno de kapitaloj je mallonga templimo; tiam ĝi faras disponojn de steriligo de la kapitaloj por kontraŭagi la inflaciajn efikojn. Aliflanke, la liberigo de la kapital-konto en sia efiko verŝajne mildigos la premon de la spekulado, ĉar la eliro de kapitaloj povas kompensi la amasan eniron. Kaj la eksterordinara rezervo de eksterlandaj valutoj (proksimume 4.000 miliardoj da dolaroj) verŝajne malinstigos la spekulistojn aventuri pri la ĉina ŝanĝkvoto.

La procezo de internaciiĝo de la RMB akceliĝos. En longa perspektivo, la profundo kaj la larĝeco de la obligacia merkato en juanoj decidos, ĉu ĝi povos fariĝi monda mono. La superrigardo de la translimaj moviĝoj kaj la observado de la evoluo de la transmaraj merkatoj ebligos palpi la pulson al la internaciiĝo de la juano.

DING Yifan.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Koluzio kun koruptaj regantoj

Fiasko de la eŭropa misio en Kosovo

Senpunaj krimoj, kolosa ekstera deficito, parto de la loĝantaro fuĝanta amasan senlaborecon, altaj respondeculoj laŭte revantaj pri “Granda Albanujo” :Kosovo ŝajnas senhelpe forlasita al sia sorto. La patroneco de la Eŭropa Unio ne ebligis ĝian ekonomian rapidan kreskon, kaj korupt-aferoj makulas la internacian mision celantan fondi juroŝtaton.

EN MALPLI OL unu jaro, preskaŭ cent mil kosovanoj laŭdire provis atingi Eŭrop-Union. La alfluo ampleksiĝis je la komenco de printempo. Ĉiutage, tutaj familioj, gepatroj, infanoj, maljunuloj, trairas Serbion por atingi la hungaran landlimon. Sesdek mil albanoj de Kosovo petis serbajn pasportojn por ricevi eŭropan vizon, laŭ la regantoj de Beogrado.

“Sep jarojn post la proklamo de sendependo kaj la meto de Kosovo sub kuratoreco fare de Eŭrop-Unio, estas katastrofo”, asertas s-ro Andrea Capussela, kiu estis ĝis aprilo 2011 la ekonomia Direktoro de la ekonomiaj aferoj de la Internacia Civila Oficejo (International Civilian Office, ICO), unu el la ĉefaj misioj establitaj en Kosovo. “La situacio estas pli malbona ol antaŭ la alveno de la eŭropa misio”, aldonas la itala fakulo, kiu ĵus publikigis kvazaŭpamfletan, polemikan libron pri la eŭropa politiko en la Balkana duoninsulo*. Laŭ li, tiu situacio akuzas ne nur la investojn de Eŭrop-Unio en la lando — pli ol 4 miliardoj da eŭroj en la periodo 1999-2013, sed ankaŭ la kredindecon de ĝia eksterlanda politiko.

*  Andrea Lorenzo Capussela, State-Building in Kosovo: Democracy, Corruption and the EU in the Balkans, I. B. Tauris, Londono, 2015.

De la lasta aŭtuno, la respondeculino de la eŭropa diplomatio, s-ino Federica Mogherini, provas estingi la incendion, kiu progresas en la eŭropa misio por juroŝtato en Kosovo (Eulex). Tiu misio, decidita en februaro 2008, celas fortikigi la tribunalajn kaj policajn instituciojn. Ricevante jaran financadon de 111 milionoj da eŭroj, ĝi mobilizas mil sescent homojn por, aparte, lukti kontraŭ korupto kaj organizita krimeco. Sed pluraj ĝiaj respondeculoj estas suspektataj pri tromporabo, dum la institucio estas akuzata fermi la okulojn pri tiuj devojiĝoj.

“Dum unu jaro, ili ne nur enterigis, sed ankaŭ kompromitis la enketon”, mallaŭdas s-ino Maria Bamieh, tra kiu la skandalo alvenis. Tiu brita prokurorino laboris por la sendependa interven-forto taskita pri la krimaj aferoj ene de la eŭropa misio. En raporto de 2012, ŝi avertis siajn superulojn pri korupto-suspektoj rilate du altajn respondeculojn: la itala juĝisto Francesco Florit, tiama prezidanto de la asembleo de la juĝistoj de Eulex, kaj la ĉefprokuroro Jaroslava Novotna. La brita juĝistino bazas siajn suspektojn sur la aŭskulto de telefonaj konversacioj inter la ekssekretario de la ministrejo pri sano en Kosovo, s-ro Ilir Tolaj, akuzita pri korupto kaj imposta fraŭdo en 2010, kaj perantoj. Tiuj asertis al li esti en kontakto kun tiuj du juĝistoj, kapablaj montriĝi komprenemaj*...

*  Julian Borger, “EU’s biggest foreign mission in turmoil over corruption row”, The Guardian, Londono, 7-a de novembro 2014.
Niaj ĉefoj vespermanĝas kun mafiuloj

LA PROKURORINO elvokas aliajn kazojn de kompromitiĝoj ligitaj kun Eulex. Aparte, tiuj koncernantaj la tre influa Fatmir Limaj, eksministro pri transporto, akuzata pri organizita krimeco kaj rabado, aŭ s-ro Enver Sekiraqa, eta mafio-ĉefo de Priŝtino citita en afero de bomb-atenco. Sed, strange, ŝia raporto malaperas kaj neniu sekvo okazas.

En oktobro 2014, la ĉefa ĵurnalo de Kosovo, Koha Ditore, akiras elementojn de la dosiero kaj havas rendevuon kun s-ino Catherine Fearon, la politika konsilanto de la nova Eulex-ĉefo, la italo Gabriele Meucci. La ĵurnalisto Vehbi Kajtazi asertas ke, dum tiu rendevuo, s-ino Fearon ordonis al li malkaŝi siajn fontojn kaj minacis lin pri tribunalaj sekvoj. Spite al tiuj premoj la ĵurnalo komencas publikigi enketon en sia eldono de la 27-a de oktobro 2014. Tiuj malkaŝoj kaŭzas la suspendon... de s-ino Bamieh! “Pro elĉerpiĝo ĉe la laboro”, dekretas s-ro Meucci, kiu ankaŭ riproĉas al la britino ke ŝi donis informojn al la gazetaro. Reveninte en Londono, s-ino Bamieh akuzas siajn superulojn esti tro proksimaj de potencaj politikuloj troviĝantaj en la kerno de krimaj enketoj: “Kiel ni povus plenumi nian mision, kiam niaj ĉefoj vespermanĝas kun mafianoj kaj kosovaj politikistoj suspektataj pri korupto?”

Fronte al la skandalo, s-ino Mogherini ordonas enketon, konfiditan al profesoro Jean-Paul Jacqué, eksdirektoro de la Instituto pri Eŭropaj Altaj Studoj, en Strasburgo Institut des Hautes Etudes européennes. Tiu fakulo pri internacia juro estis inter 1992 kaj 2008 direktoro de la jura servo de la ministro-konsilio de Eŭrop-Unio, la institucio kiu mandatis Eulex. En sia raporto publikigita la 14-an de aprilo 2015, li ne konsideras ekziston de afero, kiun oni estus sufokinta; li prefere citas serion da administraj eraroj. Bruselo ne estis sufiĉe informita pri la dokumento detaliganta la suspektojn sine de Eulex, kaj ĝiaj superaj kadruloj prokrastis la enketon ĉar ili ne trovis la enhavon de la telefonaj aŭskultaĵoj “aparte kredinda”. Li tamen opinias, ke “oni estus devinta malfermi enketon ekde la komenco”, tuj post la averto de s-ino Bamieh al sia hierarkio. Elvokante la minacojn kontraŭ Kajtazi*, Jacqué opinias, ke la konsilantino de la misio-ĉefo “avertis la ĵurnaliston kontraŭ la diskonigo de informoj koncernantaj krimajn kazojn, ĉar tio estas kontraŭleĝaĵo, laŭ la kosova leĝo”.

*  “Un journaliste d’investigation menacé par la mission européenne au Kosovo”, Reporters sans frontières, 31-a de oktobro 2014, http://fr.rsf.org

Laŭ Kajtazi, oni ne povas konsideri la raporton de Jacqué sendependa: “Li konkludas, ke mi ne estis minacata. Temas laŭ li pri komunikad-eraro. Sed la vero, estas, ke la Eulex-misio ja minacis min pri tribunalo, se mi publikigos artikolon”, asertas la ĵurnalisto. “Jacqué klopodis minimumigi la eblecon, ke la misio estus implikita en korupto.”

La raporto tamen distanciĝas de la oficiala diskurso de la eŭropaj institucioj, kiuj prezentas la mision en Kosovo kiel modelon de rekonstruado. La profesoro konstatas gravajn misfunkciadojn sine de la reprezentado de la Unio kaj priskribas korupton “ĉeestantan ĉie” en la lando, precizigante, ke “la tribunala sektoro ne estas escepto”. Sep jaroj da laboro celanta restarigi juroŝtaton ne sufiĉis por elradikigi la tromporabadon, sed “estas verŝajne ebla establi la bazon de sistemo kapabla lukti kontraŭ korupto”. Laŭ li, Eulex - kies mandato finiĝos en 2016 — perdos sian signifon se oni ne sukcesos ĝin reformi. Sed ĝia retiriĝo ŝajnas al li tro frua, ĉar la loka tribunala sistemo ne ŝajnas kapabla trakti iujn aferojn.

En malferma letero al Jacqué, s-ino Bamieh taksas lian raporton elreviga kaj malpreciza. Ŝi vidas en ĝi internan noton, pli ol sendependan laboraĵon. “La transskriboj [de la aŭskultaĵoj] indikas, ke la mono ja estis transdonita”, ŝi substrekas. Ŝi bedaŭras, ke la enketo ne koncernas la ĉefprokurorinon Novotna. Ŝi krome bedaŭras ke la enketo koncernanta s-ron Florit estis lanĉita nur en 2013, post la ricevo de informoj el la germanaj informservoj, kaj ne surbaze de ŝia propra interna raporto, transdonita al ŝiaj superuloj en 2012. Ŝi ankaŭ citas nomojn de ekskolegoj, kiuj ŝin subtenis, kaj estis devigitaj forlasi Eulex.

Post la kutimaj eraroj de la Internacia Pun-Tribunalo por eksa Jugoslavio (IPTJ)*, kaj daŭre en atendo de la tribunalaj sekvoj de la raporto de la usona prokuroro Clint Williamson pri la organo-fikomerco kaj la krimoj de la Liberiga Armeo de Kosovo (UCK)*, la afero Bamieh rivelas la amplekson de la eŭropa kompromitiĝo: “Oni parolas pri korupto, pri organizita krimo, sed oni neniam diras, ke estas ja duon-solidigita aŭtoritata reĝimo, kiun ni kreis, kaj ke elito de krimuloj el la UCK ŝtelas la publikan monon kaj alkroĉiĝas al la povo”, flamiĝas s-ro Capussela, kiu laboris kvar jarojn por Eŭrop-Unio en Kosovo.

*  Vd Jean-Arnault Dérens, “Justice borgne pour les Balkans”, Le Monde diplomatique, januaro 2013.
*  “Statement by the Chief Prosecutor of the Special Investigative Task Force (SITF) on investigative findings”, 29-a de julio 2014, http://sitf.eu. Ekde tiu raporto, la Kosovo-Parlamento devis ĝis la fino de majo 2015 starigi specialan tribunalon, taskitan juĝi tiujn krimojn, kiuj estas ekster la mandato de la IPTJ.

Ĉefa forto de la gerilo subtenata de la okcidentanoj en la konflikto de 1999, la UCK ekprenis la regpovon post la bombardadoj de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kaj la kapitulaco de Serbujo. La enketoj de la prokurorino de la IPTJ, s-ino Carla Del Ponte, kaj de s-ro Dick Marty, nome de la Konsilio de Eŭropo, montris ke tiu milico faris perfortaĵojn kontraŭ serbaj aŭ romaaj civiluloj kaj kontraŭ siaj albanaj politikaj oponantoj. Parto de tiuj murdoj, forkaptadoj, enfermoj kaj torturoj okazis dum la unuaj jaroj de la postmilito, en ĉeesto de la NATO-trupoj kaj de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo (angle United Nations Interim Administration Mission in Kosovo - UNMIK), kies unua ĉefo estis la franco Bernard Kouchner.

“La misio ne kapablis defendi la civilulojn”, opinias s-ro Christopher Decker, veninta en Kosovo en 1999 kiel membro de la International Crisis Group, antaŭ ol aliĝi al la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). “La UN-polico estis malbone ekipita kaj tute ne preparita. Estis facile por la UCK uzi perforton”, klarigas tiu usonano kiu vivis dekdu jarojn tie. “La internacia komunumo ripetas la samajn erarojn: oni milite intervenas, poste oni lasas krimulojn ekpreni la regpovon, kio malhelpas la starigon de juroŝtaton”, li diras kun bedaŭro.

De la komenco, oni indulgis la lokan eliton, la “grandajn fiŝojn”, ĉar tio povus damaĝi la establitan ordon kaj estigi malstabilecon. S-ino Del Ponte asertas ne nur, ke la plej altaj gvidantoj de la UCK prezentis danĝeron por la plenumo de ŝia misio, sed ankaŭ, ke ili povis endanĝerigi la tutan konstruaĵon de la pacprocezo en la Balkana duoninsulo: “Hashim Thaçi [ĉefministro de 2008 ĝis 2014] kaj Agim Ceku [de 2006 ĝis 2008] estis kapablaj estigi perfortojn en Makedonujo, en la sudo de Serbujo kaj en aliaj regionoj, vokante la albanajn ribelajn malplimultojn al la milito.”*.

*  Carla Del Ponte, La Traque, les criminels de guerre et moi, Editions Héloïse d’Ormesson, Parizo, 2009.

“Komence, min surprizis la neglekto, la senkompetento kaj mallaboremo, kiuj ekzistis sine de la misio. Poste mi komprenis, ke politikaj elektoj parte klarigis tiun sintenon”, rakontas s-ro Capussela. “Tiuj, kiuj volis eŭropigi Kosovon balkaniĝis”, opinias la kosova politologo Belul Beqaj. Aldoniĝas al tio la senpuna kulturo propra al ĉiuj internaciaj misioj, ĉar ja iliaj membroj eskapas la tribunalajn persekutojn. “Iliaj dungitoj ne estas submetitaj al la justico. La landoj ne volas ke iliaj naciaj reprezentantoj estu juĝitaj”, klarigas al ni s-ino Sian Jones, fakulino pri Kosovo ĉe Amnesty International.

Jura persekutado kontraŭ senkulpuloj

EN SIA LIBRO, s-ro Capussela listigas la evidentajn misojn de Eulex, ĉu ekonomiajn, financajn aŭ rilatajn al la homrajtoj. Ekzemple, la misio ne enketis pri korupto-aferoj ligitaj al la privatigoj (telekomunikado, cemento), al la ŝose-konstruado, al la eksproprietigo de la teroj, al la balotaj fraŭdoj, al la timigado de ĵurnalistoj, al la politikaj murdoj, nek pri certaj militkrimoj.

Eĉ pli malbone: Eulex kelkfoje jure persekutis senkulpulojn. La misio ekzemple tenis en malliberejo kvar monatojn la direktoron de la Centra Banko, sen malkaŝi la suspektojn kontraŭ li — kiuj estis poste forlasitaj. Laŭ la itala ekonomikisto, kiu avertis Eulex pri laŭ li malverŝajnaj aŭ nekredindaj akuzoj, la direktoro estis arestita ĉar li oponis la interesojn de potenculoj.

Pro la korupto kaj senpuneco kiuj regas en Kosovo, streĉiteco pliiĝas. La politikistoj, kun je ilia kapo la potenculo Hashim Thaçi, delogas la atenton al la ekstero: “Danke al siaj sociaj retoj, ili povas estigi popolribelojn en Makedonujo, kie la situacio estas tre nestabila, kontraŭ la serboj de Kosovo, aŭ kontraŭ la reprezentantoj de la Unio, taksas s-ro Capussela. Ili per tio sendus mesaĝon al Bruselo kaj al Vaŝingtono: ‘Vi transiras ruĝan linion’”. Ankaŭ laŭ s-ro Decker, la kosova gvidanta klaso scias kiel eltiri profiton de perforto: “Se ne okazus popolribeloj en 2004 [kontraŭ la serboj kaj la aliaj malplimultoj], ne estintus tiom da premoj por sendependiĝo.”

La nekapablo de Eulex, post tiu de la UNMIK, starigi funkcikapablan justicon ne metas nur la demandon de la eŭropaj investoj en la misio — pli ol miliardo da eŭroj-, sed ankaŭ tiujn de la respekto de la rajtoj de la kosovaj civitanoj kaj de la pac-tenado en la regiono.

Ana OTASEVIC


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Minaco por la afrika regiono de la grandaj lagoj

En Burundo, la radikoj de kolero

En malpli ol monato, Burundo travivis popolajn manifestaciojn, amasan fuĝadon kaj provon de puĉo. En lando markita de longa interna milito, la volo de la prezidanto Pierre Nkurunziza resti reganto je kiu ajn prezo malfortikigas la socian kaj politikan ekvilibrojn.

“Ĝuste kiam ni estis eskapintaj la etnan demandon kaj kiam ni pli malpli havis pacon!”, vekrias manifestaciantoj de la ĉirkaŭaj kvartaloj de Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, kie kontestado komenciĝis. La kandidatiĝo de la prezidanto Pierre Nkurunziza je sia propra sukcedo kaŭzis profundan ribelsenton ĉe multegaj junaj burundanoj. Ili naskiĝis dum aŭ post la interna milito, kiu detruis la landon de 1983 ĝis 2008, kaŭzante tricent mil mortintojn. Por ili, la interkonsento de Arusha (Tanzanio), subskribita la 28-an de aŭgusto 2000 de la registaro kaj la hutuaj armitaj grupoj* konsistigas esencan kadron por paco. Sed ĝi planas, ke la ŝtatestro, elektita per universala voĉdonado, povas plenumi nur du mandatperiodojn*.

*  En 2003, la du ĉefaj hutuaj armitaj grupoj estis la Nacia Konsilio por defendo de demokratio — Forto por defendo de demokratio (CNDD-FDD), gvidata de s-ro Nkurunziza, kaj la Partio por liberigo de la hutu-popolo (Palipehutu) — Naciaj Fortoj de Liberiĝo (FNL), gvidataj de s-ro Agathon Rwasa. En 2008, aliaj interkonsentoj estis subskribitaj kun la organizoj, kiuj ankoraŭ ne ĉesis batali.
*  Laŭ siaj subtenantoj, s-ro Nkurunziza, kiu estis elektita en 2005 per nerekta voĉdono, povas nun denove kandidatiĝi.

Sed tiu krizo transpasas la balotajn demandojn. Male al tiu de najbara Ruando, kie la etnaj referencoj estas malpermesitaj depost la genocido de la tucioj, en 1994, la burunda konstitucio trudas kvotojn da hutuoj, tucioj kaj tuaoj en la Parlamento*; la Arusha-interkonsento, siaflanke, decidas kvotojn en la armeo kaj en la administracioj*. Sed la konservado/ protektado de la “Arusha konsento” stumblas sur la manovroj de la unua postmilita prezidanto, s-ro Nkurunziza, hutu-devenanto, kies ŝtatopartio-sistemo kristaligas ĉiujn streĉojn. Naskita en 1963 en Ngozi-provinco (Nordo); li estis elektita en 2005 kaj reelektita en 2010 per baloto bojkotita de la opozicio. Neniu povas diri ĉu lia nova kandidatiĝo celas kontentigi sian “povo-apetiton” aŭ protekti liajn amikojn rolantajn en la skandaloj (korupto, malaperigo de opoziciuloj), kiuj multiĝis dum liaj du mandatoj.

*  Vd Colette Braeckman, “En Ruando same kiel en Burundo, la etna argumento ne plu funkcias”, Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2010.
*  Neniam estis popolnombrado de la tri grupoj en Burundo, kaj la nombroj ofte cititaj datumas de la kolonia periodo. La proporcioj (85% Hutuoj, 14% Tucioj kaj 1% Twaoj) verŝajne restis samaj.

La vojo de tiu, kiun oni kromnomas “Petero” rakontas la politikan kaj socian historion de lando, kies sendependiĝo en 1962, estis sekvata de 30-jara tucia dominado, sub la standardo de ununura partio, la Unio por la nacia progreso (Uprona). En 1972, lia patro, deputito, estas mortigita dum alfrontiĝoj de la burunda armeo plejmulte konsistanta el tucioj, kiu subpremis puĉ-provon, amase eliminante la hutuajn elitojn. En 1993, du aliaj membroj de lia familio mortas dum la interna milito, kiu ekas post la murdo de la unua demokrate elektita hutua prezidanto, Melchior Ndadaye. Amasmurdoj kaj delokigo de loĝantaroj aldoniĝas al la “regulaj” bataloj inter la armeo dominata de hutuoj kaj la burundaj armitaj fortoj (FAB en la franca). S-ro Nkurunziza, tiam sporto-instruisto, aliĝas al la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio (CNDD), devenanta de la Fronto por Demokratio en Burundo (Frodebu) de Ndadaye.

Post la pac-interkonsento de Arusha, li prenas la gvidadon de nova branĉo de la ribelo: la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio - Forto por Defendo de Demokratio (CNDD-FDD). Tiu branĉo akceptos pacon nur en 2003, danke al la mediacio de Sud-Afriko. La pacprocezo do estis konstruita sen tiuj, kiuj regas hodiaŭ. Tio eble povas klarigi ilian malmultan konsideron por la “spirito de Arusha”.

En la kvartaloj konsiderataj “ribelantaj” de la registaro, flugfolioj komparas s-ron Nkurunziza al s-ro Blaise Compaoré, la prezidanto de Burkino forpelita el la regado en februaro 2015*. La disvolvado de la sociaj retoj kaj la populareco de la privataj amaskomunikiloj, multnombraj kaj dinamikaj malgraŭ la konstanta ĉikanado, kiun ili suferas, faciligis la aperon de kritikema generacio. En lando forte subtenata de la eksterlandaj mon-pruntantoj kaj de neregistaraj organizaĵoj (NRO), la riĉiĝo de iuj nutris oponadon al regantaro taksita nepotisma kaj aŭtoritatema. Krome, Burundo estas perceptata kiel maldiligenta lernanto, kompare kun la ekonomia sukceso de ĝia ruanda najbaro*.

*  Vd David Commeillas, “Civitana balaado en Burkina Faso”, Le Monde diplomatique en esperanto, aprilo 2015.
*  Burundo estas la 180-a el 187 landoj laŭ la Indico de homa disvolviĝo de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND) (angle: UNDP); Ruando estas la 150-a.

Buĵumburo estas bolanta, sed s-ro Nkurunziza ŝajne kalkulis kun la junuloj de la CNDD-FDD, la Imbonerakure (“tiuj, kiuj vidas malproksime”), kaj ankaŭ kun la kamparana loĝantaro, al kiu li profitigis la senpagan elementan instruadon kaj la senpagecon de iuj kuracistaj kostoj. Eksterlande, Francujo, male al Belgujo aŭ Nederlando, ankoraŭ ne interrompis sian kunlaboradon kun Burundo, aparte por la formado de la sekurec-fortoj. Tiuj, kiuj prezidis la subskribon de la interkonsentoj de Arusha — la UN, Usono kaj Sud-Afriko — nur esprimis sian “maltrankvilon”.

La kontestado ne venis de tie, kie ĝin atendis tiuj, kiuj “etnisme” komprenas la burundan situacion. La postan tagon de la kongreso de la CNDD-FDD, la 26-an de aprilo, manifestacioj komencis en Musaga kaj en Nyakabiga, periferiaj kvartaloj de Buĵumburo ja konsiderataj kiel “tuciaj” dum la milito, sed kie ankaŭ multaj hutuoj manifestacias spite al la malpermeso. Sur la amatore faritaj barikadoj videblis precipe junuloj, ofte devenantaj el popolaj kaj mezaj klasoj kaj, same kiel multaj urbanoj, freŝe alvenintaj el la kamparaj zonoj. La Naciaj Fortoj de Liberiĝo (FNL), la lasta hutua ribelantaro kiu akceptis pacon, en 2008, rapide lokis sin en la opozicio, sen tamen videbla aktivado. Fine, sine de la CNDD-FDD, estas hutua generalo, s-ro Godefroid Niyombare, kiu gvidis la puĉprovon de la 13-a de majo kun pluraj altaj armeaj kadruloj de la partio.

La puĉo do ne venis de la strato, kies mobilizado ne estas strukturita, nek de la malnova regula armeo, kiu estis devigita recikligi eksribelulojn, konforme al la pac-interkonsento, sed de la interno de la regantaro; ankaŭ tie, aŭtoritatismo ne plu estas evidenta. La malsukcesinta puĉo tamen montris, ke s-ro Nkurunziza konservas pli malpli implican subtenon de grava parto de la CNDD-FDD kaj de la armea stabo, sine de kiu li “faris grandan ordigon-purigadon” de unu jaro.

Nuntempe, la elekta procezo ne estas nuligita; la prezidanto eĉ rekomencis sian balotkampanjon. Sed certe malfacilos organizi elekton kiam pli ol cent mil civitanoj ekziliĝis al Ruando, Tanzanio kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK) de la komenco de aprilo. Dum la amasinformiloj estis fermitaj de la registaro aŭ detruitaj per armiloj, Burundo eble spertos novajn politikajn perfortaĵojn sen atestantoj.

Pierre BENETTI

Duona jarcento da nestabileco

1-a de julio 1962. La reĝo Mwambutsa la 4-a ricevas la sendependon de Burundo, belga kolonio de 1919.

1966. Armea puĉo faligas la monarĥion kaj donas la regpovon al la kapitano Michel Micombero.

1972. Amasmurdoj de la hutua loĝantaro fare de la armeo.

1976. Puĉo de s-ro Jean-Baptiste Bagaza.

1987. Puĉo de s-ro Pierre Buyoya.

Junio 1993. La hutuo Melchior Ndadaye estas la unua demokrate elektita prezidanto.

21-a de oktobro. Murdo de Ndadaye fare de tuciaj soldatoj. Komenco de la interna milito.

Julio 1996. Reveno de s-ro Buyoya ĉe la rega pozicio, helpe de la armeo.

28-a de aŭgusto 2000. Pac-interkonsento de Arusha, kiu planas dividon de la povo inter hutuoj kaj tucioj.

16-a de novembro 2003. Pac-interkonsento inter la registaro kaj la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio — Fortoj por Defendo de Demokratio (CNDD-FDD) de s-ro Pierre Nkurunziza.

2005. Elekto de s-ro Nkurunziza kiel prezidanto.

7-a de septembro 2006. Ĝenerala interkonsento pri pafĉeso kun la Palipehutu-FNL.

2010. Reelekto de s-ro Nkurunziza.

25-a de aprilo 2015. S-ro Nkurunziza anoncas sian kandidatiĝon al la prezidanta elekto planata por la venonta 26-a de junio.

27-a de aprilo. Komenco de la manifestacioj.

13-a de majo. Puĉo-provo kondukata de la eksa ĉefo de la nacia informado-servo, s-ro Godefroid Niyombare.

15-a de majo. La puĉistoj anoncas sian kapitulacon. La prezidanto revenas en sian palacon.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Programita financa strangolado

Grekujo, la silenta ŝtatrenverso

Semajnon post semajno, la glitanta nodo de intertraktadoj iom post iom sufokas la grekan registaron. Altaj eŭropaj gvidantoj cetere klarigis al la Financial Times, ke nenia interkonsento eblos kun la ĉefministro Aleksis Cipras antaŭ ol li ne “senigas sin je la maldekstra alo de sia registaro“. Ĉu la Eŭropo, kiu predikas solidarecon, donus ĝin nur al konservativuloj?

EN ATENO, “ĉio ŝanĝiĝas kaj ĉio restas sama“, kiel diras greka tradicia kanto. Kvar monatojn post la elekto-venko de Siriza, la du partioj, kiuj regis la landon post la falo de la diktatoreco, la Tutgreka Socialista Movado (Pasok) kaj la Nova Demokratio (dekstra) komplete senkreditiĝis. La unua registaro de radikala maldekstro en la historio de la lando post la “montara registaro“*, tempe de la germana okupado, ĝuas grandan popularecon.*

*  Vd Joëlle Fontaine, “Il nous faut tenir et dominer Athènes” [Necesas teni kaj domini Atenon] , Le Monde diplomatique, julio 2012.
*  Laŭ enketo de la 9-a de majo publikigita de la gazeto Efimerida ton Syntakton, 53,2 elcentoj de la loĝantaro taksas la politikon de la registaro “pozitiva“ aŭ “prefere pozitiva“.

Sed kvankam neniu plu mencias la nomon de la “triopo“ abomenata, ĉar respondeca pri la aktuala ekonomia katastrofo, la tri institucioj ‒ Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj Internacia Mon-Fonduso (IMF) ‒ daŭrigas sian politikon. Minacoj, ĉantaĝoj, ultimatoj: alia “triopo“ trudas al la registaro de la nova ĉefministro Aleksis Cipras la malabundon, kiun obeeme aplikis liaj antaŭuloj.

Kun produktado de riĉaĵo kvarone amputita de 2010 kaj kvoto de senlaboreco de 27 elcentoj (pli ol 50 elcentoj por la homoj malpli ol 25-jaraj), Grekujo spertas senprecedencan socialan krizon. Sed spite al la rezulto de la elektoj de januaro 2015, kiuj donis al s-ro Cipras klaran mandaton por ĉesigi la malabundon, la Eŭropa Unio daŭre donas al la lando la rolon de la malbona lernanto punata de la severaj instruistoj de Bruselo. La celo? Malinstigi la “revemajn“ elektontojn de Hispanujo aŭ aliloke, kiuj ankoraŭ kredas je la ebleco de registaroj kontraŭaj al la germana dogmo.

La situacio memorigas Ĉilion de la komenco de la 1970-aj jaroj, kiam la usona prezidanto Richard Nixon faris ĉion por faligi la ĉilian prezidanton Salvador Allende por malebligi similajn politikojn en la usona postkorto. “Hurligu la ekonomion!“, ordonis la usona prezidanto. Kiam tio okazis, la tankoj de la generalo Augusto Pinochet anstataŭis ...

La silenta ŝtatrenverso, kiu okazas en Grekujo, ĉerpas siajn rimedojn el pli moderna instrumentujo ‒ de la not-agentejoj tra la ECB ĝis la komunikiloj. Kiam la premilo ekfunkcias, restas al la registaro Cipras nur du opcioj: lasi sin finance strangoli, se li persiste volas apliki sian programon aŭ rezigni pri siaj promesoj kaj fali, forlasite de siaj elektintoj.

Ĝuste por eviti la transiĝon de la viruso Siriza ‒ la esper-malsano ‒ al la cetera Eŭropunio, la prezidanto de la ECB Mario Draghi anoncis la 22-an de januaro 2015, do tri tagojn antaŭ la grekaj elektoj, ke la interven-programo de lia institucio (la ECB aĉetas ĉiumonate por 60 milionoj da eŭroj ŝuldojn de ŝtatoj de la eŭrozono) atribuiĝos al Grekujo nur sub kondiĉoj. La malforta ĉenero de la eŭrozono, tiu kiu plej bezonas helpon, ricevos subtenon nur se ĝi submetiĝos al la brusela kuratoreco.

Minacoj kaj mallumaj antaŭdiroj

LA GREKOJ estas obstinaj. Ili voĉdonis por Siriza kaj tiel devigis la prezidanton de la eŭrogrupo Jeroen Dijsselbloem admoni ilin: “La grekoj devas kompreni, ke la plej grandaj problemoj de ilia ekonomio ne malaperis pro la nura fakto, ke elektoj okazis“ (Reuters, 27-a de januaro 2015). “Ni ne povas fari escepton por iu aŭ alia lando“, konfirmis s-ino Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la IMF (The New York Times, 17-an de januaro 2015), dum s-ro Benoît Coeuré, membro de la direktorejo de la ECB, aldonis pli klare: “Grekujo devas pagi, jen la reguloj de la eŭropa ludo“ (The New York Times, 31-an de januaro kaj 1-an de februaro 2015).

Semajnon poste, s-ro Draghi demonstris, ke oni ankaŭ scias “hurligi la ekonomion“ ene de la eŭrozono: sen la plej eta pravigo, li fermis la ĉefan fonton de financiĝo de la grekaj bankoj; ĝi estis anstataŭita de la Emergency Liquidity Assistance (ELA), pli kosta kaj kiu renovigendas ĉiun semajnon. Mallonge, li pendigis damoklan glavon super la kapon de la grekaj gvidantoj. Krome, la not-agentejo Moody’s anoncis, ke la venko de Siriza “negative influas la kresko-perspektivojn“ de la ekonomio (Reuters, 27-an de januaro 2015).

La scenaro de la Grexit (eliro de Grekujo el la eŭrozono) kaj de la nepagipovo revenis sur la tagordon. Apenaŭ kvardek ok horojn post la januaraj elektoj, la prezidanto de la germana Instituto pri Ekonomia Esplorado, s-ro Marcel Fratzscher, eksa ekonomikisto ĉe la ECB, klarigis, ke s-ro Cipras ludas “tre danĝeran rolon“: “Se la grekoj komencas kredi, ke li estas vere serioza, oni povus sperti amasan kapitalfuĝon kaj sturmon al la bankoj. Ni alvenis ĉe la punkto, kie eliro el la eŭro fariĝas ebla“ (Reuters, 28-an de januaro 2015). Perfekta ekzemplo de memrealiga profetaĵo, kiu kondukis al pligraviĝo de la ekonomia situacio de Ateno.

Siriza disponis pri limigita agospaco. S-ro Cipras estis elektita por intertrakti pri la kondiĉoj ligitaj kun la “helpo“, kiun lia lando ĝuis, sed en la kadro de la eŭrozono, ĉar la ideo de eliro ne havis subtenon de la plimulto de la loĝantaro. Tiu estis konvinkita de la grekaj kaj internaciaj komunikiloj, ke Grexit sekvigus katastrofon de biblia amplekso. Sed la partopreno en la unueca mono tuŝas aliajn kordojn, kiuj estas ĉi tie ege sentemaj.

Ekde sia sendependiĝo, en la jaro 1822, Grekujo ŝanceliĝis inter sia pasinteco en la Otomana Imperio kaj la “eŭropaniĝo“ ‒ celo kiu, en la okuloj de la elitoj kaj de la tuta loĝantaro, ĉiam signifis moderniĝon de la lando kaj ĝian eliron el la subevoluo. La partopreno en la “malmola kerno“ de Eŭropo estis vidata kiel realigo de tiu nacia idealo. Dum la elektokampanjo la kandidatoj de Siriza sentis sin do devigataj aserti, ke la eliro el la eŭro estas tabua.

En la centro de la intertraktadoj inter la Cipras-registaro kaj la institucioj estis la demando pri la kondiĉoj fiksitaj de la kreditoroj: la famaj memorandoj kiuj, de 2010, devigas Atenon apliki katastrofajn politikojn de malabundo kaj de superimpostado. Pli ol 90 elcentoj de la pagoj de la kreditoroj tamen revenas al ili rekte ‒ kelkfoje jam sekvatage! ‒, ĉar ili estas dediĉitaj al la repago de la ŝuldo. Kiel la financministro Janis Varufakis resumis, kiu postulas novan interkonsenton kun la kreditoroj, “Grekujo pasigis tiuj ĉi kvin lastajn jarojn vivanta por la sekva pruntedono kvazaŭ drogemulo kiu atendas sian venontan dozon“ (1-an de februaro 2015).

Sed ĉar la nerepago de la ŝuldo egalas al “kredit-evento“, do al ia bankroto, la malblokado de la dozo estas tre potenca ĉantaĝ-armilo en la manoj de la kreditoroj. Teorie, ĉar la kreditoroj bezonas repagon, oni povus imagi, ke Ateno disponas ankaŭ pri grava levilo por la intertraktadoj. Sed la ekfunkciado de tiu levilo kondukus la ECB al interrompo de la financado de la grekaj bankoj, kio sekvigos la revenon al la draĥmo (do al eliro el la eŭro).

Do, nenio miriga, ke, apenaŭ tri semajnojn post la elektoj, la dek ok financministroj de la eŭrozono sendis ultimaton al la dek-naŭa membro de la eŭropa familio: la greka registaro devas apliki la programon transdonitan de siaj antaŭuloj aŭ rezigni pri siaj devoj kaj trovi la monon aliloke. En tiu kazo, konkludis la New York Times, “multaj agantoj de la financmerkato pensas, ke Grekujo havas apenaŭ alian elekton ol forlasi la eŭron“ (16-an de februaro 2015).

Por eskapi el la strangolaj ultimatoj, la greka registaro petis kvarmonatan “batalhalton“. Ĝi ne postulis la pagon de 7,2 miliardoj da eŭroj, sed esperis ke, dum la daŭro de la halto, la du partioj alvenos al interkonsento, kiu inkludos disponojn por disvolvi la ekonomion kaj poste solvi la ŝuldoproblemon. Estus mallerte faligi la grekan registaron tuj; la kreditoroj do akceptis.

Ateno pensis ke ĝi povas kalkuli ‒ almenaŭ provizore ‒ pri la sumoj kiuj eniros ĝiajn kasojn. La registaro esperis disponi, en la rezervoj de la Eŭropa Fonduso de Financa Stabileco, pri 1,2 miliardoj da eŭroj ne uzitaj en la procezo de rekapitaligo de la grekaj bankoj, kaj pri 1,9 miliardoj kiujn la ECB gajnis per la grekaj obligacioj kaj promesis redoni al Ateno. Sed meze de marto la ECB anoncis ke ĝi ne redonos tiujn gajnojn, dum la ministroj de la eŭrogrupo decidis ne nur ne pagi la sumon, sed transigi ĝin al Luksemburgo, kvazaŭ oni timus ke la grekoj fariĝus bankrabistoj! Sensperta, kaj ĉar ĝi ne atendis tiajn manovrojn, la skipo de s-ro Cipras konsentis sen postuli garantiojn. “Ni eraris, ke ni ne postulis skriban interkonsenton“, koncedis la ĉefministro en intervjuo de la televido Star, la 27-an de aprilo 2015.

La registaro daŭre ĝuis grandan popularecon, spite al la koncedoj al kiuj ĝi konsentis: ne reveni pri la privatigoj deciditaj de la antaŭa registaro, prokrasti la altigon de la minimuma salajro, ankoraŭ plialtigi la aldonvalora imposto (AVI). Berlino do lanĉis operacion kun la celo senkreditigi ĝin. Fine de februaro, la Spiegel publikigis artikolon pri la “torditaj rilatoj inter Varufakis kaj Schäuble“ (27-an de februaro 2015). Unu el la tri aŭtoroj estis Nikolaus Blome, antaŭ nelonge transirinta de Bild al la Spiegel, kaj heroo de la kampanjo, kiun en la jaro 2010 Bild faris kontraŭ la “pigraj grekoj“.* La germana financministro Wolfgang Schäuble, kiu ‒ okazo tre malofta en la Eŭropa Unio, sed ankaŭ en la internacia diplomatio ‒ publike ironiis pri sia greka kolego, kiun li kvalifikis “stulte naiva“ (10-an de marto 2015), estis prezentata de la germana semajnulo kiel bonvola Sizifo, bedaŭranta ke Grekujo estas kondamnita al fiasko kaj al forlaso de la eŭrozono. Escepte se, la artikolo subkomprenigis, s-ro Varufakis estus forigita el siaj funkcioj.

*  Vd Olivier Cyran: “’Bild’ kontraŭ la biciklo-nudistoj“, Le Monde diplomatique, majo 2015.

Dum tralikoj, mallumaj antaŭdiroj kaj minacoj multiĝis, s-ro Dijsselbloem antaŭenmetis novan peonon, deklarante en la New York Times ke la eŭrogrupo esploras la eventualan aplikon de la kipra modelo al Grekujo, do limigon de la kapitalmovoj kaj redukton de la deponoj (19-an de marto 2015) ... Jen anonco, kiun oni povas interpreti apenaŭ alie ol kiel provon ‒ senfruktan ‒ provoki bankan panikon. Dum la ECB kaj s-ro Draghi ankoraŭ pli streĉis la glitan nodon, per plia limigo de la eblecoj por la grekaj bankoj financiĝi, Bild publikigis pseŭdo-raportaĵon pri panika sceno en Ateno kaj ne hezitis deturni banalan foton de pensiuloj kiuj vicostaris antaŭ banko por ricevi sian pension (31-an de marto 2015).

Fine de aprilo, la operacio de Berlino portis siajn unuajn fruktojn. S-ro Varufakis estis anstataŭigita de sia viculo Euklide Cakalotos por la intertraktadoj kun la kreditoroj. “La registaro devas alfronti novtipan ŝtatrenverson, tiam deklaris s-ro Varufakis. Niaj atakantoj ne estas plu, kiel en 1967, la tankoj, sed la bankoj“ (21-an de aprilo 2015).

En la momento, la silenta ŝtatrenverso tuŝis nur ministron. Sed la tempo laboras por la kreditoroj. Tiuj postulas la aplikadon de la novliberala recepto. Ĉiu kun sia obsedo. La ideologiistoj de la IMF postulas la malreguligadon de la labormerkato kaj la laŭleĝigon de la amasaj maldungoj, kiujn ili promesis al la grekaj oligarĥoj, kiuj estas la proprietuloj de la bankoj. La Eŭropa Komisiono, per aliaj vortoj Berlino, postulas la daŭrigon de la privatigoj, kiuj povas interesi la germanajn entreprenojn, kaj je plej malalta kosto. En la senĉesa listo de la skandalaj vendoj elstaras tiu, farita de la greka ŝtato en 2013, de dudek ok konstruaĵoj kiujn ĝi daŭre uzas. Dum la venontaj dudek jaroj, Ateno devos pagi 600 milionojn da eŭroj da luprezo al la novaj proprietuloj, do preskaŭ la trioblon de la sumo kiujn ĝi ricevis per la vendo ‒ kaj kiu revenis rekte al la kreditoroj ...

En pozicio de malforteco, forlasita de tiuj, kies subtenon ĝi esperis (ekz-e Francujo), la greka registaro ne povas solvi la gravan problemon, kiun la lando alfrontas: ŝuldon ne elteneblan. La propono organizi internacian konferencon similan al tiu de 1953, kiu sendevigis Germanujon pagi la plej grandan parton de la militaj kompensaĵoj kaj tiel malfermis la vojon al la ekonomia miraklo*, dronis en maro da minacoj kaj da ultimatoj. S-ro Cipras klopodas por akiri pli bonan interkonsenton ol la antaŭaj, sed tiu estos certe malproksima de liaj anoncoj kaj de la programo, por kiu la grekoj voĉdonis. S-ro Jyrki Katainen, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, estis pri tio tre klara tuj post la grekaj elektoj: “Ni ne ŝanĝos la politikon laŭ elektoj“ (28-an de januaro 2015).

*  Vd Renaud Lambert: “Dette publique, un siècle de bras de fer [“Publika ŝuldo, jarcento da disputo“], Le Monde diplomatique, marto 2015.

Ĉu la elektoj havas do sencon, se lando kiu respektas la esencon de siaj promesoj ne havas la rajton modifi sian politikon pri io ajn? La novnazioj de Ora Aŭroro disponas pri tuja respondo. Ĉu eblas ekskludi, ke ili profitas pri malsukceso de la Cipras-registaro same kiel la apogantoj de s-ro Schäuble en Ateno?

Stelios KULOGLU.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Hispanujo inter du voĉdonadoj

Podemos “nia strategio“

Financa krizo, amasa malriĉiĝo, senkreditiĝo de la politikaj profesiuloj: ĉio devintus konduki al releviĝo de la maldekstro en Eŭropo. Kaj tamen ĝi stagnas preskaŭ ĉie. Tio certe klarigas, kial ĉiuj rigardas al Hispanujo, kie la partio Podemos montris strategian inventemon. Jen defio, kiun ĉi tie prezentas ĝia ĝenerala sekretario.

Pri la sinteno de Berlino al Ateno dum la intertraktadoj

Ĝi ne surprizis min. Kvankam Grekujo estas ŝtato malforta, la Cipras-registaro dubigas la funkci-manieron de la Eŭropa Unio sub germana hegemonio: la amplekso de la provoko estas do ege pli granda ol la lando mem. Cetere, Podemos aperas nun kiel grava politika aganto, kiel kandidato por la potenco de la kvara plej granda ekonomio de la eŭrozono. Niaj grekaj kamaradoj diris al ni: niaj bonaj rezultoj en la opini-enketoj ne estas nepre bona novaĵo por ili. Niaj kontraŭuloj timas, ke ĉia venko de Siriza grandigas niajn proprajn rezultojn, ke ĝi donas al ni oksigenon. Ilia celo ne estas nur fiaskigi la grekan registaron: ili volas ankaŭ bari la vojon al aliaj minacoj, ekzemple al tiu, kiu en iliaj okuloj estas ni. Premi Siriza-n signifas premi Podemos-on, montri ke ne ekzistas alternativo. “Ĉu vi volas voĉdoni por Podemos? Rigardu kio okazas en Grekujo“: jen, esence, la rekantaĵo, kiun oni kantas aktuale al la hispanoj.

Laŭ ni, Aleksis Cipras agis tre ruze: li sukcesis reliefigi bildon de izolita Germanujo, kies interesoj ne estas nepre la samaj kiel tiuj de la cetera Eŭropo, ankaŭ pri la ekstera politiko. Tion li provis ĉe Francujo kaj Italujo, kun miksita sukceso, sed ankaŭ ĉe orientaj landoj. Oni do ne miru, ke Germanujo montras sin tiom akre dum la intertraktadoj.

Pri la strategio de Siriza kaj tiu de Podemos

Niaj grekaj kamaradoj disvolvis similan strategion kiel ni en tre malsama kunteksto. Unue, ili volas rekonstrui institucian legitimecon de la registaro, kiu estis sisteme subfosita kaj poste detruita. Tio okazas per impostreformo, kiu donas al la ŝtato agospacon, ĉefe en publikaj politikoj, por konstrui la socian teksaĵon kaj la ligojn detruitajn de la malabundo. Krome, en ekstera politiko, necesas krei kontraŭdirojn ene de la hegemonia bloko de la eŭrogrupo*. Tio fariĝis, precipe komence, per timemaj kritikoj de la maniero, per kiu Germanujo mastrumas la eŭropan krizon. Sen ajna dubo la celo estis fendi la dominantan interkonsenton.

*  Grupo de membrolandoj de la Eŭropa Unio kies mono estas la eŭro. -vl

Nia strategio estis alia, unue ĉar Hispanujo prezentas 13 elcentojn de la malneta enlanda produkto (MEP) de la eŭrozono, kontraŭ 3 aŭ 4 elcentoj de Grekujo. Ni komencus do la disputojn kun la certeco ke ni disponas pri pli grava agospaco. Kompreneble ni ankaŭ tuŝus la demandon de reformo de la buĝetaj traktatoj, por kreskigi la publikajn elspezojn ĉe investoj kaj por disvolvi la socialajn politikojn, ĉefe la pensiojn, sed ankaŭ por ĉesigi la malaltigon de la salajroj, kiu erozias la konsumon. Post realigo de tiuj reformoj, kaj nur tiam, ni povos paroli pri la eŭropnivelaj ŝuldoj, en la kadro de restrukturado celanta ligi la repagojn kun la ekonomia kresko, ekzemple. Nur eŭropnivela strategio ‒ kiu nun ne ekzistas ‒ ebligas imagi alian paradigmon ol tiun de la politiko de malabundo.

Nu, tiu strategio vekas kontraŭdirojn ĉe niaj kontraŭuloj, precipe ene de la socialdemokrataj fortoj. Ni konscias pri la grandega rezisto, sur kiu ĝi trafus, ene de la hispana ŝtataparato, sed ankaŭ en la eŭrogrupo; sed se lando tiom malgranda kaj malforta kiom Grekujo sukcesis fariĝi tiom granda faktoro de malstabileco en la eŭrozono, tiam nia kapablo montri tiajn kontraŭdirojn ene de la socialdemokrataj fortoj estus des pli granda. Fariĝus klara, ke la eŭropa projekto ne kongruas kun la politiko de malabundo, kio malfermus politikan spacon al la ekonomia politiko.

Pri la ebleco de interkonsento kun la Hispana Socialista Laborist-Partio (PSOE)

Tio estas por ni antaŭ ĉio strategia problemo, ĉar nia ĉefa celo ‒ ni estis ĉiam tre klaraj pri tio ‒ estas la ĝeneralaj elektoj de novembro. Tiel ke ĉiu decido, ĉiu situacio analizendas laŭ la pozicio, en kiun ĝi metas nin por tiu voĉdonado. Samtempe ne eblas ignori la amplekson de la ŝanĝdeziro en la loĝantaro, kio devigas nin esti je tiu nivelo.

Estas do la demando pri la elekto-rezultoj, kompreneble, sed trans tio estas precipe tiu de nia kapablo fari premon al la aliaj politikaj fortoj. Kiam oni demandas nin: “Ĉu vi faros kontraktojn kun la Socialista Partio?“, ni respondas: “La socialistoj devas unue iri vojkurbon de 180 gradoj.“ Ni scias, ke ekzistas du tendencoj en la PSOE. La unua karakteriziĝas per logiko de sistemo, aŭ de reĝimo, kies prioritato estas haltigi nin, ĉesigi tiun ĉi movadon. Por ili, tio povus montriĝi per granda koalicio kun la Popola Partio (PP) aŭ kun Ciudadanos*. La dua pensas laŭ partia logiko: ĝi scias, ke tia opcio kondukus al implodo de la PSOE kaj donus pli da spaco al Podemos. La demando pri interkonsentoj reguliĝus do laŭ la elekto-rezultoj, sed ankaŭ laŭ nia analizo de la diversaj situacioj, kalkulante kun nia kapablo ekspluati la malkonsentojn interne de niaj kontraŭuloj. Precipe se, kiel la enketoj ŝajnas montri, Hispanujo direktiĝas al kvarpartia sistemo, kun rezultoj de inter 15 kaj 25 elcentoj.

*  NDLR: konservativa partio kontraŭ korupto, kiu estiĝis el la kataluna grupo Ciutadans, fondita en la jaro 2006.

En Andaluzio

En Andaluzio ne temas pri starigo de koalicio.* Ni metis tri kondiĉojn por subteni la PSOE por estigi la regionan registaron. Ni postulas unue la demision de du prezidintoj de Andaluzio suspektataj je korupto (unu sidas en la Nacia Asembleo, la alia en la Senato). Ni postulas cetere, ke la andaluzia registaro subskribu nenian kontrakton kun financaj establoj kiuj elloĝigas homojn sen proponi al ili alian loĝejon. Kaj ni postulas fine redukton de la nombro da altaj asistantoj, por ebligi la redungon de ĉiu personaro maldungita de lernejoj kaj malsanulejoj dum la krizo. Ne temas pri registara programo, sed pri tri kondiĉoj por ke ni ne bloku la vojon al la PSOE. Ĉar niaj rezultoj estis pli malfortaj ol tiuj de la Socialista Partio, nia agospaco estas limigita. Ni provas fari tiel, ke ĉia institucia subteno fare de Podemos ‒ ankaŭ kiam temas simple nur pri ne kontraŭi enposteniĝon ‒ tuj montriĝu per socialaj disponoj, kiuj atestas ke ŝanĝo eblas. (...) Tiuj postuloj kostas eĉ ne unu cendon; ili ne kreskigas la publikan elspezon.

*  Dum la anticipa voĉdonado por renovigi la andaluzian parlamenton, la 22-an de marto, la PSOE ricevis 35,5 elcentojn de la voĉoj, kontraŭ 27 elcentoj por la Popola Partio (PP) kaj 15 elcentoj por Podemos. De tiam okazas traktadoj inter la diversaj partioj por trovi interkonsenton por nomumi la andaluzian prezidonton.

Pri la apero de la partio Ciudadanos (Civitanoj)

Evidente la kontraŭulo adaptiĝas kaj la maniero de alfrontiĝo ŝanĝiĝis. Estas vere ke la komunikila medio montriĝas nun multe malpli favora por ni. La starigo de Ciudadanos estis tre granda ruzaĵo, ne tiom ke tiu partio rekte alsuĉas elektantojn, kiuj antaŭe turnis sin al Podemos, sed ĉar ĝi malfortigas nian retorikon kiu celas prezenti nin kiel la elekton de la renovigo kaj ĉar ĝi forprenas al ni parton de la spaco, kiun la komunikiloj dediĉis al tio. Nun ekzistas alia “partio de la ŝanĝo“, kiu havas tre malsamajn trajtojn, ĉar Ciudadanos aperas grandparte ene de la liberala establita tavolo. Tio igis nin reformuli la hipotezon Podemos.

Nia ŝlosila celo ĉiam estis okupi la centron de la politika kampo profitante el la krizo. Tio havas nenion komunan kun la politika “centro“ de la burĝa retoriko. Per gramŝaj vortoj,* nia celo en tiu pozici-milito estis krei novan “komunan sencon“, kiu ebligu okupi transversan pozicion en la centro de la politika spektro kiu ĵus rearanĝiĝis. En la momento, la disponebla politika spaco estis reduktita per la kontraŭatakoj de la elito, jam per ĝia reklamado por Ciudadanos. Nia tasko montriĝas do nun pli delikata; ĝi postulas novan strategian inteligenton. Tiuj iniciatoj de la kontraŭulo cetere kreis novajn malfacilaĵojn eĉ en nia propra tendaro.

*  De Antono Gramŝo (itale: Antonio Gramsci [antónjo grámŝi] (1891-1937), itala filozofo kaj politikisto, starigis, kun Palmiro Togliatti, la gazeton Ordine nuovo (1919). Sekretario de la Itala Komunista Partio (1924); en malliberejo de 1926 ĝis 1937. -vl

Unue, la apero de Ciudadanos remetas nin en logikon, kiun ni dekomence konsideris perdanta: tiun de la tradicia akso maldekstra-dekstra. Ni pensas, ke sur tiu bazo ne ekzistas ŝanĝeblecoj en Hispanujo. La danĝero estus hodiaŭ esti resenditaj al tiu akso kaj ne sukcesi difini novan centrecon ‒ kiu, eĉ se mi tion ripetas, havas nenion komunan kun la centro de la politika spektro. En tiu pejzaĝo, la pleba retoriko de Podemos, organizita ĉirkaŭ la kontraŭeco de “tiuj malsupre“ kaj “tiuj supre“ (la oligarĥoj), interpreteblus kiel la tradicia retoriko de la ekstrema maldekstro, kio povus perdigi al ĝi la transversecon kaj forigus ĝian eblecon okupi la novan centron. Fine, ni alfrontas ankaŭ la riskon ‒ kiu estas ankaŭ ebla levilo ‒ de normaligo. Ni jam ne aperas kiel la eksterkadruloj, la efiko de noveco malklariĝas, sed aliflanke Podemos nun ankaŭ gajnis forton kaj sperton; ĝi disponas pri kreskinta kapablo de reprezentiĝo. Ni devas nepre redifini aŭ fajnigi nian retorikon por fiaskigi la kontraŭatakojn kaj por remalfermi la spacon, kiun oni fermis al ni. Tio ne estos facila.

Ni alfrontis lernejan kazon dum la oficiala vizito de la hispana reĝo ĉe la Eŭropa Parlamento, la 15-an de aprilo 2015. Tia evento metas nin antaŭ malfacilan demandon: tiun de la monarĥio. Kial malfacilan? Ĉar ĝi tuj malpermesas al ni la centron de la tereno. Ekzistas, proksimume, du opcioj. La unua, tradicie adoptita de la maldekstro (ekz-e Isquierda Unida), konsistas en la pozicio: “Ni estas respublikanoj. Ni ne agnoskas la monarĥion, ni do ne iros al la honora akcepto de la reĝo de Hispanujo. Ni ne agnoskas tiun spacon de legitimeco por la ŝtatestro.“ Eĉ se tio estas pozicio perfekte prava laŭ etika kaj morala nivelo, ĝi metas nin tuj en la spacon de la radikala maldekstro, en kadron tre tradician. Tio tuj fremdigas nin al larĝaj tavoloj de la loĝantaro, kiuj simpatias kun la nova reĝo,* kaj tio, sendepende de kion ili povas pensi pri aliaj demandoj kaj de la fakto, ke ili asociigas la eksreĝon kun la korupto de la antaŭa reĝimo. La monarĥio estas daŭre unu el la plej aprezataj institucioj en Hispanujo. (...) Do, du opcioj: aŭ ni ne iras al la akcepto kaj restas premataj en la kadro de la tradicia analizo de la ekstremmaldekstro, kiu donas tre malmultan agospacon; aŭ ni iras tien, kaj Podemos miksiĝas inter la politikan klason, kio signifas validigi la institucian kadron. Mallonge, esti konsiderataj perfiduloj, monarĥistoj aŭ io alia ...

*  NDLR: la reĝo Juan Carlos, suspektata je korupto, abdikis la 19-an de junio 2014 favore al sia filo Felipe.

Kiel ni solvis tiun dilemon? Ni iris tien, sed ŝanĝante neniom pri nia kutima maniero prezenti nin, do en niaj ĉiutagaj vestaĵoj, ignorante la protokolon. Tio estas io tre eta, sed ĝi estas simbole reprezenta de Podemos. Krome, mi donacis al la reĝo la DVD de la serio La Fera Trono (Game of Thrones), prezentante ilin kiel rimedon por interpreti tion kio okazas en Hispanujo. (...) Kompreneble, tio estas delikata sinteno, sed la sola kiu ebligas al ni teni la ludon malfermita, kiu ebligas al ni ludi en la centro de la kontraŭdiroj, mallonge, dubigi la ĝisnunan staton anstataŭ esti metita en pozicion puran, sed senpovan.

Pablo IGLESIAS.

Tiu ĉi teksto estas parto de interparolado kun Pablo Iglesias, gvidanto de la hispana partio Podemos, aperinta en la New Left Review(majo-junio 2015). La analizo de la rezultoj de la elektoj de la 24-a de majo 2015 estas redaktita por Le Monde diplomatique.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Post dudek unu jaroj: la malsukcesaj promesoj de NAFTA

Komerca misekvilibro

NAFTA celis riĉigi konsumantojn, laboristojn kaj kultivistojn en Usono, Meksiko kaj Kanado. Eta procento el la riĉeguloj profitis - ĉiuj aliaj malprofitegis.

Meze de inundo da promesoj pri ekonomiaj, ekologiaj, kaj sociaj utiloj, la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (NAFTA, TLCAN aŭ ALÉNA) ekvalidiĝis je la 1a de januaro 1993. Malmultaj estas la aferoj pri kiuj ĉiuj samopinias en Usono, lando profunde dividita laŭ partiecaj linioj, sed Respublikanoj, Demokratoj kaj sendependuloj de diversaj geografiaj kaj sociekonomiaj grupoj kune kredas, ke NAFTA damaĝis iliajn familiojn kaj landon. Kaj nun ekaperas detaloj pri la sekretema Transatlantika Traktato pri Komerco kaj Investado (TTIP)*, kaj ni ekscias ke la eraroj de NAFTA probable estos ripetitaj.

*  Vidu Lori M Wallach, ‘La dek minacoj por la usona popolo’, Le Monde diplomatique, Esperanta eldono, junio 2014

NAFTA estis eksperimento kiu establis radikale novan modelon por interkonsentoj pri “komerco”. Ĝi estis fundamente malsama pro tio, ke ĝi nur parte temis pri komerco. Antaŭaj usonaj interkonsentoj mallarĝe koncentriĝis pri malaltigoj de tarifoj kaj plialtigoj de importaj kontingentoj. NAFTA tamen kreis por fremdaj investantoj novajn privilegiojn kaj protektojn kiuj eliminis multajn riskojn rilate al la translokigo de produktado al landoj kun malaltaj laborpagoj, kaj tiel instigis al la eksterlandigo de investado kaj laborpostenoj. NAFTA ebligis al fremdaj investantoj rekte kontesti ŝtatajn politikojn kaj agojn en landoj kie ili komercas per la starigo de tribunaloj por la arbitracio de disputoj inter investantoj kaj ŝtatoj (ISDS), kaj postuli ŝtatan monkompenson por politikoj kiuj “subfosis” iliajn antaŭviditajn estontajn profitojn.

NAFTA ankaŭ devigis ke la subskribintaj landoj - Kanado, Meksiko, Usono - limigu la reguligon de la servoj kiel bankado, energio kaj transportado; plidaŭrigi la patentajn monopolojn de medikamentoj; limigi landlimajn kontrolojn kaj sekurecajn normojn por nutraĵoj kaj aliaj produktoj; kaj rezigni politikojn kiuj instigas konsumantojn aĉeti produktojn de la propra lando.

Ĝi estis propagandita al la usona publiko kun grandaj promesoj. En 1993, Gary C Hufbauer kaj Jeffrey J Schott, de la Peterson Institute for International Economics, prognozis ke NAFTA estigos kreskantan komercan pluson kun Meksiko, kreante 170 000 netajn laborpostenojn en Usono en la daŭro de la unuaj du jaroj de la interkonsento. Usonaj kultivistoj riĉiĝos per eksportado. NAFTA alportos Meksikon al unuamonda nivelo de ekonomia prospero kaj stabileco, kaj provizos laborŝancojn kiuj malpliigos la enmigradon al Usono. Reguloj por la protekto de la konsumanto kaj la ekologio estos normigitaj supren kaj tiel plibonigos la publikan sanon, la sekurecon de nutraĵoj kaj la kvaliton de la aero kaj la akvo. Prezoj al la konsumanto falos. La ekonomioj spertos novan kreskon.

Kien iris la laborpostenoj?

Anstataŭ krei laborpostenojn por usonanoj, NAFTA kontribuis al grandega usona deficito de la komerco kun Meksiko kaj Kanado, kaj al taksita neta perdo de 1 miliono da laborpostenoj en Usono ĝis 2004. Ĉi tiu cifero, kalkulita de la Economic Policy Institute (EPI), inkluzivas la netan bilancon inter laborpostenoj kreitaj kaj laborpostenoj perditaj*. Granda parto de la erozio devenas de la decidoj de usonaj firmaoj adopti la privilegiojn por fremdaj investantoj de NAFTA kaj transloki sian produktadon al Meksiko, kun ĝiaj pli malaltaj salajroj kaj pli malfortaj ekologiaj normoj. La EPI kalkulas, ke la deficito de la komerco kun Meksiko nete detruis proksimume 700 000 usonajn laborpostenojn ekde la lanĉo de NAFTA ĝis 2010. Pli ol 845 000 usonaj laboristoj estas ricevintaj “helpon por komerca alĝustigo” (Trade Adjustment Assistance - TAA), perdinte siajn laborpostenojn pro importaĵoj el Kanado kaj Meksiko aŭ la transloko de fabrikoj al tiuj landoj.

*  Por ĉiuj fontoj kaj pliaj legaĵoj, vidu ‘NAFTA’s 20-year Legacy and the Fate of the Trans-Pacific Partnership’ (PDF), Public Citizens Global Trade Watch, februaro 2014.

NAFTA malsuprenpremis usonajn salajrojn kaj kreskigis la malegalecon de enspezoj. Ĝia plej vasta ekonomia efiko ĝis nun estas transformi la salajrojn kaj specojn de laborpostenoj por la 63% de usonaj laboristoj sen superlerneja diplomo. La komerco profunde efikas sur la haveblajn specojn de laborpostenoj pli ol sur la totalan nombron. La usonaj laboristoj, kiuj perdis siajn postenojn en la fabrikindustrioj pro la eksterlandigo per NAFTA kaj la konkurenco de importaĵoj, transiris en postenojn kun pli malaltaj laborpagoj en servaj sektoroj kiuj ne povas esti eksterlandigitaj, kaj en kiuj ili pliigis la superabundon de laboristoj, malsuprenpuŝante salajrojn tra la tuta ekonomio. Laŭ la usona Bureau of Labor Statistics, du trionoj el la delokigitaj fabriklaboristoj redungitaj en 2012 devis akcepti pli malaltajn salajrojn, kaj tio signifis por la plimulto salajroredukton de pli ol 20%. Por la mezuma usona fabriklaboristo kun salajro de pli ol USD 47 000, tio estas redukto de almenaŭ USD 10 000. Pro tio, ke pli da laboristoj delokigitaj de fabrikado aldoniĝis al tiuj, kiuj konkuras por malaltkapablaj laborpostenoj en sektoroj kiel gastigado kaj nutroservoj, realaj salajroj malkreskis en tiuj sektoroj sub NAFTA. La medianaj salajroj de usonanoj stagnis en la pasintaj dudek jaroj, dum male la produktivo de dungitoj kreskegis.

La ĝisnunaj reduktoj de la prezoj de hejmaj varoj ne sufiĉis por kompensi la malgajnojn de mezklasanaj salajroj sub NAFTA. Usonaj laboristoj sen superlernejaj diplomoj perdis 12,2% de siaj realaj salajroj sub la komerco laŭ NAFTA, eĉ enkalkulinte la avantaĝojn de pli malkaraj varoj. Malgraŭ 239%-a kresko de nutraĵimportoj el Kanado kaj Meksiko, la mezuma prezo de nutraĵoj en Usono saltegis 67% de post la interkonsento, la malo de la promesita rezulto. Tiutempe, iuj propagandantoj de NAFTA antaŭvidis la perdon de kelkaj usonaj laborpostenoj, sed ili argumentis ke usonaj laboristoj profitos pro pli malkaraj importitaj varoj.

Nelonge post 1993, la malgranda komerca pluso usona kun Meksiko de antaŭ NAFTA fariĝis komerca deficito masiva kaj la antaŭ-NAFTA-a komerca deficito usona kun Kanado pligrandegiĝis. La komerca pluso kun Meksiko de USD 2,5 miliardoj (alĝustigita laŭ inflacio) en 1992, kaj la deficito kun Kanado de USD 29,6 miliardoj, transformiĝis en entutan post-NAFTA-an deficiton de USD 177 miliardoj. La rozkoloraj promesoj krei laborpostenojn estis bazitaj sur tio, ke NAFTA plibonigos la komercan bilancon de Usono. La realaĵo ĝis nun estas la malo.

Eksportoj de usonaj manufakturaĵoj kaj servoj al Meksiko kaj Kanado estas kreskintaj pli malrapide de post NAFTA; la ĉiujara kresko de eksportoj de usonaj manufakturaĵoj al la du landoj kreskis 62% malpli ol la ĉiujara indico tuj antaŭ NAFTA. Eĉ eksportoj de servoj ekfalegis malgraŭ tio, ke oni antaŭvidis ke ili aparte prosperos pro la supozata relativa avantaĝo de usonaj servoj. La ĉiujara kresko de eksportoj de usonaj servoj al Meksiko kaj Kanado post NAFTA kreskis 49% malpli ol antaŭ NAFTA. Kiam oni komparas la entutan kreskon de usonaj eksportoj al landoj kiuj estas, kaj ne estas, subskribintoj de akordo pri libera komerco kun Usono, oni vidas ke la kresko al la lastaj superis la kreskon al la antaŭaj je 30% dum la pasinta jardeko.

Dekoj da ekologiaj kaj sanitaraj leĝoj de NAFTA-landoj estas kontestitaj en eksterlandaj tribunaloj per la sistemo ISDS. Pli ol USD 360 milionoj da monkompenso por investantoj estas eldevigitaj pere de kontestoj kontraŭ malpermesoj de toksoj, reguloj pri la ter-uzo, politikoj pri akvo kaj forstumo, ktp. Pliaj USD 12,4 miliardoj estas la objekto de kompenspostuloj ankoraŭ ne juĝitaj rilate al kontestoj fare de fremdaj investantoj pri medikamentaj patentoj, moratorio pri hidraŭlika fendado kaj programo de renovigebla energio. Anstataŭ lerni la lecionojn de la ekscesoj de ĉi tiuj grandaj kompanioj, la registaro de prezidanto Obama ignoris ĉiujn kontribuaĵojn de reprezentantoj de la civila socio kiam ĝi reviziis la lingvaĵon de sia modela investotraktato en 2011 kaj ankoraŭ insistas pri la inkluzivo de ISDS en la TTIP, malgraŭ protestoj de la Eŭropa Komisiono kaj oficialuloj de EU-membroŝtatoj kaj parlamentaj institucioj. Ke ISDS devas esti inkluzivita en la TTIP insistas grandaj usonaj kompanioj kiel Chevron, kiu uzas ISDS en provo eviti pagi miliardojn pro la ekologia kaj sanitara damaĝo de poluado en Amazono.

Kiam temas pri la agrikultura komerco kun Meksiko kaj Kanado, la mezuma deficito ĉiujara de Usono atingis USD 975 milionojn, cifero preskaŭ trioble pli alta ol la nivelo antaŭ NAFTA. Usonaj prilaborantoj de nutraĵoj translokiĝis al Meksiko pro ĝiaj malaltaj salajroj, kaj importoj de nutraĵoj altegiĝis. NAFTA malplistriktigis la usonajn normojn pri la sekureco de nutraĵoj kaj permesis importaĵojn de fabrikoj kiujn oni antaŭe konsideris nesekuraj. Antaŭ NAFTA, kiam importaĵoj estis permesataj nur de instalaĵoj juĝitaj konformaj al usonaj normoj, nur unu prilaborejo de bovaĵoj kaj neniu instalaĵo de kortobirdoj en Meksiko estis aprobitaj. Usonaj importoj de bovaĵo el Meksiko kaj Kanado kreskis de 133% de post 1993. Dum la pasinta jardeko, usonaj eksportoj de nutraĵoj al Meksiko kaj Kanado malkreskis iomete dum importoj de nutraĵoj el la du landoj pli ol duobliĝis. Ĉi tio havas nenion komunan kun la promesoj faritaj al usonaj kultivistoj kaj ranĉistoj ke NAFTA ebligos al ili atingi riĉecon - kaj stabilecon de la enspezoj de iliaj kultivejoj kaj ranĉoj - per eksportado.

Reciproka malgajno en Kanado kaj Meksiko ankaŭ

Konsidere la ekstreme negativan efikon sur usonajn laboristojn kaj kultivistojn, estas ŝoke ke NAFTA ne alportis bonon al meksikanoj kaj kanadanoj. Anstataŭ la reciprokan gajnon promesitan, NAFTA ĝis nun alportis reciprokan malgajnon al la plimulto. Eksportoj de subvenciita usona maizo pliiĝis en la unua jardeko de NAFTA, detruante la vivtenojn de pli ol miliono da meksikaj kamparano-kultivistoj kaj de proksimume 1,4 milionoj da aliaj meksikanoj kies vivtenoj dependas de agrikulturo. Amasa delokigo pliseverigis la malstabilecon kaj perforton de la milito kontraŭ drogoj. Kaj, elpelite el la kamparo, la delokigitoj serĉis laboron en la maquiladoras (fabrikoj de eksportaĵoj) apud la usona landlimo, tiel malsuprenpuŝante salajrojn kaj kontribuante al duobligo de la enmigrado de meksikanoj al Usono.

Kvankam la prezo pagata al meksikaj kultivistoj por maizo plonĝis, la malreguligita podetala prezo de tortiljoj - ilia ĉefa nutraĵo - raketis 279% en la unuaj 10 jaroj de la pakto. Realaj salajroj en Meksiko malsuperis antaŭ-NAFTA-ajn nivelojn, dum prezaltiĝoj por bazaj hejmaj varoj superis salajraltiĝojn. Laboristo kun la minimuma salajro en Meksiko hodiaŭ povas aĉeti 38% malpli da hejmaj varoj ol je la tago kiam NAFTA estis promulgita. Malgraŭ promesoj ke NAFTA alportos bonojn al meksikaj konsumantoj per la aliro al pli malkaraj importaĵoj, la kosto de bazaj hejmaj varoj atingis sepoblon de la antaŭ-NAFTA-a nivelo, dum la minimuma salajro nur estas kvaroblo de tiu nivelo. Trafataj de delokigoj, altiĝantaj prezoj kaj stagnantaj salajroj, pli ol duono de la totala loĝantaro, kaj pli ol 60% de la kampara loĝantaro, ankoraŭ vivas en malriĉeco. La promesita nirvano de NAFTA ne okazis.

Povis esti ke la TTIP-intertraktadoj estos la rimedo por estigi novan modelon de ekonomia integriĝo - kun la celo ne ripeti la erarojn de NAFTA kaj aliaj damaĝaj paktoj. Sed TTIP elmetas laboristojn kaj konsumantojn ambaŭflanke de la Atlantiko al pliaj damaĝaj sekvaĵoj ĉar ĝi sekvas la samajn kaŝemajn kaj antaŭjuĝajn procedojn de intertraktado kaj inkludas la samajn kondiĉojn kiuj subfosas la publikan intereson. Konsidere la maltrankviligajn indikojn el du jardekoj da NAFTA, civitanoj de Eŭropo kaj Usono prave sonigas la alarmon. Por ke ia bono venu el la damaĝo kaŭzita ĉe milionoj da homoj, ni devas uzi la historion de NAFTA por haltigi la TTIP-projekton.

Lori M.Wallach

Tiu artikolo estas tradukita el la angla versio de Le Monde diplomatique.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sobreco kontraŭ malabundo

LA PARIZA KLIMATkonferenco 2015, kiu malfermiĝos la 30-an de novembro ĉi-jare, komenciĝis malbone. Ekde la pintkunveno de la Tero de 1992 en Rio-de-Ĵanejro, la produktado de fosilia energio ne ĉesis kreski. En 2013, nur la tutmondaj subvencioj por brulaĵoj kun forcejgasa efiko estis 400 milionoj da eŭroj, do kvaroble la sumoj atribuitaj al renovigeblaj energioj.* La Verda Fonduso por la Klimato, lanĉita en 2011 de la Unuiĝintaj Nacioj, povis kolekti ĝis hodiaŭ nur 10 miliardojn da eŭroj ...

*  “Perspectives énergétiques mondiales“, Agence internationale de l’énergie (AIE) [“Mondaj perspektivoj pri energio“, Internacia Agentejo pri Energio (AIE) Parizo, 2014.

Internacia traktato ne kapablos limigi la varmigon de la planedo je du gradoj, kiel planas la konferenco, se la registaroj submetas siajn decidojn al la konservado de produktad-sistemo bazita sur akumulado, rabo kaj malŝparo. Oni ne respondos al la klimata defio sen la interveno de la loĝantaroj, sed la individuaj aŭ lokaj iniciatoj restos senefikaj sen tutmonda politika volo. La akcepto de socio malpli energivora, pli simpla, kiu trudos modifon de multaj bone enradikiĝintaj kutimoj, bezonas la perspektivon de plibonigo de la vivkvalito. Ne okazos ŝanĝo en la energisistemo inda je tiu nomo sen ekonomia kaj socia transformiĝo, sen amasa alidistribuado de la enspezoj sur nacia same kiel sur tutmonda nivelo. La riĉaĵoj devas ĉesi detrui la planedon.*

*  Hervé Kempf, Comment les riches détruisent la planète [Kiel la riĉuloj detruas la planedon], Points Essais, Parizo, 2014 (1-a eld.: 2007).

En la Okcidento, sobreco rekte kontraŭas al la malabundo, kiu aperas kiel preteksto por distribui la riĉaĵojn ankoraŭ pli malegalece. La vojo al malkresko de niaj ellasoj de karbon-acida gaso kondukas tra masivaj investoj en loĝejoj, publikaj transportoj, renovigeblaj energioj ‒ je la nivelo, ekz-e, de la sumoj elspezitaj por savi la bankojn en la jaro 2008 ... Esplorado de energia efikeco same kiel la konkreta plibonigo de la vivkondiĉoj kaj de la kondiĉoj de la publika sansistemo povas krei multajn dungojn, malaltigi la malutilajn efikojn kaj rezultigi en ĉiu mastrumo gravajn ŝparojn.

La sobreco kondukas ankaŭ al alia difino de bonstato: malpli da materialo, pli da laboro; malpli da maŝinoj, pli da inteligento. Imposti la flugbenzinon por malpliigi maloportunan uzadon de aviadilo; plikostigi la martransporton por kontraŭagi la misojn de la liberkomerco kaj favori la mallongajn vojojn (vidu [“La sandaletoj vojaĝas senpage“-art]). En Hindujo, kie tricent milionoj da homoj vivas sen elektro, oni nombras ĉiujare milionon kaj duono da mortintoj pro poluita aero.

Kun nur kvarono de la monda loĝantaro, la industrilandoj lasis konsiderindan ŝuldon en la atmosfero. Iliaj sumaj ellasoj kaŭzas jam varmigon de 0,8 grado, kaj post mallonge kroman 0,8 gradon.* Ili tamen rifuzas doni al si celojn kiuj konsideras iliajn pasintajn ellasojn, aŭ aliri la neprajn kunlaboradojn alie ol per vortoj. Tamen la momento venis por liveri al la Sudaj ŝtatoj la monon kaj la teĥnologiojn necesajn por rekte salti al disvolvado bazita sur