Diplomatia Mondo 2014 - Verkis Diversaj aŭtoroj


Enhavo


Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ŝlosila lando ŝirita inter oriento kaj okcidento

Ukrainujo evitas la orbiton de la Eŭropa Unio

Fine de novembro, kelkajn tagojn antaŭ la subskribo de asoci-interkonsento kun la Eŭropa Unio, Kievo subite rompis la intertraktadon, tiel obeante insistan peton de Moskvo. Premtenata inter du potencaj landoj, kiuj vidas ĝin ĉu kiel grandan merkaton, ĉu kiel geopolitikan peonon, Ukrainujo, sub gvidado de sia aŭtoritatema registaro, zigzagas sur mallarĝa vojo.

“NI VOLAS nian Eŭropan integradon! Ukrainujo estas Eŭropo!”: Tiun vesperon, la 21-an de novembro, la mensoj ekscitiĝas sur Maidan Nezalezhnosti, la placo de Sendependo de la ukraina ĉefurbo, Kievo. Pli ol mil manifestaciantoj decidis tranokti tie, en ŝajne spontana elano, kiun iuj jam kvalifikas “nova Maidan”. Antaŭ naŭ jaroj, la 22-an de novembro 2004, ĉi tie stariĝis la unuaj tendoj de la civitana protestmovado, kiu estis fariĝonta la “oranĝa revolucio”. La persono plej malamata de la manifestaciantoj estas, nun kiel tiam, la prezidanto Viktor Janukoviĉ. Sed ĉi-foje, ne temas pri fraŭdaj elektoj. “La registaro decidis forlasi ĉiujn preparlaborojn celantajn la subskribon de asoci-interkonsento kun la Eŭropa Unio, kiu laŭplane devus okazi post kelkaj tagoj en Vilno”, klarigas Andriy, 21-jara, studento en la Universitato Taras-Chevtchenko de Kievo. “kaj anstataŭe, li petis siajn ministrojn intensigi la kunlaboradon kun la landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, heredanto de la USSR!”, li ekkoleras.

Ĉi tiun asoci-interkonsenton kun la Eŭropa Unio Ukrainujo intertraktis ja enkadre de la orienta partnereco. Lanĉita en 2009, la iniciato celas instigi alproksimigon de ses post-USSR-aj respublikoj al la Eŭropa Unio, interalie tra subskribo de ambiciaj asoci-interkonsentoj, kun efikoj tiom politikaj kiom instituciaj kaj ekonomiaj. Inter tiuj ses landoj, Azerbajĝano, Armenujo kaj Belorusujo ne multe progresis en la intertraktado. Kontraŭe, Kartvelujo kaj Moldavujo , kiuj delonge igis Eŭropan integradon prioritato, estas en pozicio subskribi siajn respektivajn interkonsentojn.

Minacoj de la rusa registaro

SUKCESINTE tiun unuan etapon en marto 2012, Ukrainujo pretiĝis subskribi definitivan dokumenton okaze de la pintkunveno de Vilno la 28-an kaj 29-an de novembro. Ĝi eĉ estis la ĉefa lando de la partnereco. Kun preskaŭ kvardek ses milionoj da loĝantoj, la eks- soveta respubliko estas en la rigardo de la investistoj kaj analizistoj de Bruselo, agrikultura kaj prienergia ekonomia eldorado ĉe la pordo de la Eŭropa Unio. Multaj studaĵoj antaŭanoncis, ke la starigo de libermerkata zono malfermos nekonatajn kresko-perspektivojn, tra modernigo de la produkto-strukturoj kaj normaligo de la negoc-medioj. Laŭ sinjorino Catherine Ashton, alta reprezentanto de la Unio por eksterlandaj aferoj, rezignante subskibi la interkonsenton, “Ukrainujo multon perdis”.

La restrukturigoj postulataj en industrio kaj en la servoj, kaj la pli granda konkurenco de la Eŭropaj produktoj estus tamen trudintaj grandajn adapto-klopodojn — komprenu: oferojn — de la ukrainoj, sen financa rekompenso de la Unio. La oficiala pravigo de la forlaso de la intertraktado estas cetere la “sekurigo” de la landa ekonomio. “Tiuj asoci- interkonsentoj iel spegulas koloniecan spiriton, en tiu senco ke oni traktas tiujn landojn, tre malsamajn, laŭ sama aliro”, koncedas, sub kondiĉo de anonimeco, okcidenta diplomato en posteno en Kievo. “La enkorpigo de la komunuma akiritaĵo kaj la postulata malfermo de la merkatoj estas laŭ iuj multe pli profitdonaj por la Eŭropaj investistoj ol por la ukrainaj entreprenistoj.” Do ankaŭ la Unio multon perdis...

Sur la diplomatia tereno, Bruselo suferas severan malvenkon. Sen Ukrainujo, ĉefa elemento de la regiona geopolitiko, la orienta partnereco kaj la perspektivoj de Eŭropiĝo kaj stabiliĝo de tiu parto de orient-Eŭropo najbara al la Unio ŝajnas ja malbonstataj.“La politika premio devas esti atribuata al sinjoro Vladimir Putin”,sugestas al ni la eksa prezidanto [Viktor Juŝĉenko]. Konsiderante Kievon kiel historian kaj spiritan lulilon de Rusujo, la rusa prezidanto ja publike malaprobis ĉian alproksimiĝon kun Bruselo. Kaj forte instigis s-ron Janukoviĉ aliri la doganan union konsistantan el la federacio de Rusujo kun Belorusujo kaj Kazaĥujo, kiu estas embrio de vasta Eŭrazia unio naskiĝonta ĝis 2015. Tiuj projektoj tute ne kongruas kun la starigo de libermerkata zono inter Ukrainujo kaj la Eŭropunio, kiu nepre akompanus la aplikadon de la asoci-interkonsento.

Rusujo promesis al sia najbaro gravajn avantaĝojn se ĝi obeas Moskvon. Ĝi ankaŭ lanĉis multajn avertojn pri eblaj gasaj, financaj aŭ etnokulturaj streĉiĝoj. Fine de julio, la rusaj gvidantoj malpermesis vendi sur sia teritorio ukrainan ĉokoladon, antaŭ ol decidi, meze de aŭgusto, ĝeneralan komercan embargon pri ĉiuj ukrainaj produktoj. Je tiu okazo, konsilisto de la prezidanto Putin, s-ro Sergueï Glaziev, anoncis, ke konstantaj striktaj kontroloj estos trudataj se Ukrainujo decidas subskribi la asoci-interkonsenton. “Ĉiu scias, ke la rusa registaro konsideras Ukrainujon kiel ŝlosilon de sia projekto de Eŭrop-azia integriĝo”, diras s-ro Volodymyr Iliynyk, deputito de la Partio de la regionoj, plimulteca en la Verkhovna Rada, la nacia parlamento. “Sed tiel agi, tio ne estas civilize konduti kun partnero.”

Eviti ĉian enmiksiĝon

TAMEN, kvankam li por longa daŭro malhelpas la Eŭropajn perspektivojn de sia lando, s-ro Janukoviĉ ne engaĝiĝis aliĝi al la dogana unio flegata de Moskvo. “La prezidanto kaj la oligarkoj de sia “klano de Donetsk” [urbo oriente de la lando] estas ekonomiaj naciistoj. Ili volas cedi sian suverenecon nek al la Eŭropa Unio, nek al Rusujo”, klarigas Taras Kuzio, esploristo ĉe la School of Advanced International Studies de Vaŝingtono.“Ili deziras vivi en lando “antaŭ-tutmondiga””, libera el enmiksiĝoj ĉu de Moskvo aŭ de Bruselo. “La familio” - tio estas la proksimuloj de la tre aŭtoritatema s-ro Janukoviĉ — firmigas de kelkaj monatoj sian aŭtoritaton al Ukrainujo. Ĉu ekonomie, politike aŭ juĝiste, ĝi provas eviti ke alia lando kapablu kontesti ties akiritajn privilegiojn.

La longaj prokrastoj ĉirkaŭ s-ino Julia Timoĉenko, eksa ĉefministro enprizonigita de 2011 pro misuzo de povo, kaj de kiu la Eŭropa Unio vane postulas la liberigon, ilustras formon de orwella “duobla pensado” laŭ Kuzio: duopa dancado, kiu ebligas al la ukrainaj regantoj zigzage navigi inter Bruselo kaj Moskvo, sed ankaŭ ne eksolvadi la fundajn problemojn, kiuj gangrenas la socion. En Kievo, la limo ne klaras inter nacia aŭtonomeco kaj izolismo.

Sébastien GOBERT


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Akiro de civitaneco tra la mondo

Kial vi neniam fariĝos ĉino

Kun malpli ol mil kvincent civitanigitoj por unu miliardo tricent milionoj da loĝantoj, Ĉinujo estas unu el la landoj plej limigaj se temas pri doni sian civitanecon al eksterlandanoj. Kiel estas en Francujo, Kataro, Brazilo aŭ Malio? Nun, kiam la debato inter grundo-juro kaj sango-juro ekscitas la landojn trafitajn de la krizo, ekzameno de la civitanecaj kodoj alportas multajn surprizojn.

MEZE de oktobro 2013, prisporta ĵurnalo raportis pri la kvaronfinaj matĉoj de la eŭropa tablotenisa konkurso: “Ĉe la virinoj, la nederlanda duobla Eŭropo-ĉampionino Li Jiao (2007 kaj 2011) malvenkis fronte al la portugala Fu Yu. Ĉi-lasta rekuniĝos en la lasta matĉo kun la sveda Li Fen, kiu venkis la plej lertan eŭropaninon, Shen Yanfei (tutmonde havas la 11-an vicon). La alia duonfina matĉo estos 100% germana, inter Shan Xiaona kaj Han Ying*.”

*  L’Equipe.fr, 13-a de oktobro 2013. Citita de Le Canard enchaîné, Parizo, 23-a de oktobro 2013.

Kiam temas pri akiri novan civitanecon, ĉiuj eksterlandanoj ne estas egalaj: altnivela sportisto, riĉa entreprenisto aŭ tre kvalifikita enmigranto havas multege pli da ŝancoj ol senmona rifuĝanto ricevi novan pasporton. Praktikitaj en ĉiuj landoj, la laŭelektaj kaj oportunismaj civitanigoj kontrastas kun la spirito, kiu gvidis, en la Eŭropo de la deknaŭa jarcento, la inventon de tiu administra dokumento. Konceptita kiel marko de suvereneco, ĝi tiam simbolis, laŭ la formulo de historiisto John Torpey, la transdonon de la “monopolo de la legitimaj cirkulad-rimedoj* de la privataj entoj al la publika potenco.

*  John Torpey, “Aller et venir: le monopole étatique des “moyens légitimes de circulation””, Cultures & conflits, n-ro 31-32, Parizo, printempo-somero 1998.

Sub la monarĥia reĝimo, la paroĥoj administris la civilan staton; por translokiĝi, servuto devis ricevi permeson de sia sinjoro, kaj sklavo tiun de sia mastro; ŝipkompanio povis rifuzi senprobleme pasaĝeron, ktp. Samtempa kun la disvolviĝo de la internaciaj migradoj, la naskiĝo de la naci-ŝtatoj akompanis la deziron determini “kiu apartenas kaj kiu ne apartenas, kiu rajtas iri kaj veni kaj kiu ne”, kaj do starigi juran distingon inter eksterlandanoj kaj la membroj de la nacia komunumo. La duaj ĝuas rajtojn, kiajn voĉdoni, cirkuli ene de la lando, profiti diplomatian protekton aŭ sociajn rajtojn, labori en la publika administracio, ktp., kaj devas plenumi devojn, precipe armeajn kaj impostajn.

Por desegni tiun linion, ĉiuj landoj iom post iom havigis al si “nacieco-kodojn”, kies ĉefaj variabloj ankoraŭ nun validas: naskiĝloko kaj familia deveno por la origin-civitaneco — ricevita ĉe la nasko-, la edziĝ-statuso kaj la loĝloko por la akirita civitaneco — donita dum la vivo de individuo, per “civitanigo”. La aranĝado de tiuj parametroj spegulas la fizionomion, kiun ŝtato deziras doni al sia loĝantaro, la manieron laŭ kiu ĝi komprenas la limojn de sia politika komunumo.

Tiel, kiel precizigas en 1903 la konvencio de Hago, unu el la maloftaj internaciaj tekstoj enkadrigantaj la leĝojn pri ŝtataneco / civitaneco, “ĉiuj ŝtato povas kaj devas difini pere de sia leĝaro, kiuj estas ĝiaj civitanoj”. Tio estas konsekvenco de ties suvereneco.

Fine de la 19-a jarcento, du konceptoj alfrontiĝas en Eŭropo. Unu, franca kaj inkluziva, estas fondita sur juro. “La principo de suvereneco staras en la nacio” diras la Deklaracio de la homrajtoj de 1789, inspirita de la broŝureto de la Abato Sieyès, “Kio estas la “tria stato”?” Tion siamaniere reprenas Ernest Renan kiam li ellaboras politikan koncepton de la nacio, “ĉiutaga referendumo* fare de la civitanoj, oponatan al la “politiko de raso”. La alia, germana kaj ekskluziva, estis artikigita de Johann Gottlieb Fichte en siaj Paroladoj al la germana nacio. La nacio tiam difinas etnan komunumon, organecan tutecon portantan la “aŭtentikan germanan spiriton”. La civitaneco-kodoj estis longtempe interpretataj ĉe la lumo de tiu opozicio: la civitanaj landoj aplikas la grundo-juron (jus soli) kaj la etnaj landoj la sango-juron (jus sanguinis). Tiu kredo, kundividita de la prezidanto Nicolas Sarkozy, kiu asertis en 2012, ke “la grundojuro, tio estas Francujo*, estas parte erara. Civitaneco-kodo ne estas nedisigebla de iu lando: ĝi estas la alterne varianta produkto de ties migreca historio, de ties politika kaj demografia situacio, de ties jura tradicio, kaj ties diplomatiaj rilatoj.

*  Ernest Renan, Qu’est-ce qu’une nation?, Pocket, Parizo, 1993 (1-a eld.: 1887).
*  Reuters, 29-a de aprilo 2012.

Tiel, la franca juro pri tiu temo ŝanĝis dufoje ene de la 19-a jarcento. Sub la malnova reĝimo (monarĥio) la submeto al la leĝoj de la lando baziĝis sur la “principo de fideleco (subordigo?)”, tio estas miksaĵo el feŭda servuteco, kiu ligas la individuon al la tero de sia sinjoro, kaj el grundojuro: estis franca ĉiu individuo naskita en Francujo, kiu vivis en Francujo kaj agnoskis la aŭtoritaton de ĝia suvereno. Tiu ĉi principo dominis Eŭropon dum pluraj jarcentoj. Perceptata kiel monarĥia heredaĵo, ĝi estis mistraktita de la franca kaj usona revolucioj. Por marki la rompon kun la malnova ordo, la civila-jura kodo de Napoleono en 1804 fondis la origin-civitanecon sur la sangojuro. La franca modelo de la sangojuro — imitata de Aŭstrujo en 1811, Belgujo en 1831, Hispanujo en 1836, Prusujo en 1842, Italujo en 1865 — oponis al la brita modelo de la grundojuro, daŭre valida en pluraj eksaj kolonioj de la imperio, ekzemple Pakistano kaj Nov-Zelando.

Se Francujo elektis en 1889 imiti Britujon kaj reveni al la grundojuro, tio ne estas ĉar ĝia kompreno de la nacio subite ŝanĝiĝis, sed por respondi al du samtempaj imperativoj: prizorgi la demografian deficiton, kiun oni pretendis kaŭzo de la malvenko de 1871 kaj integri la eksterlandanojn en la nacian komunumon (kaj sekve en la armeon). Venintaj el Belgujo, Italujo, Svislando kaj Germanujo, ekde la mezo de la jarcento, la enmigrintoj naskis infanojn, kiuj, kvankam naskitaj en Francujo, ne estis civitanoj. Sen modifo de la civitaneco-kodo, ilia nombro nur povis mekanike kreski: ili estis tricent okdek mil en 1851, kaj jam unu miliono en 1881, por loĝantaro de kvardek milionoj. Oni do ŝanĝis la leĝon.

Germanujo, kiun oni kredis tiom ligita al sia sangojuro, trafis saman sorton ĉe la fino de la 20-a jarcento. Malfrue fariĝinte lando de enmigrado, ĝi konservis filecon (idecon) kiel ekskluzivan kriterion por transdono de civitaneco. La nombro de eksterlandanoj do senĉese kreskis: en 1998, du jarojn antaŭ la reformo, ili estis sep milionoj tricent mil, tio estas duoble pli ol en Francujo, kie la migrofluoj estis tamen kompareblaj. Tiel, plej granda parto de la enmigrad-landoj pli-malpli frue enkondukis la grundojuron, komplemente al la sangojuro, en sian leĝaron: Italujo, Hispanujo, Portugalujo, Usono, Kanado, Aŭstralio, Sudafriko, Brazilo, Argentino, ktp.

En la ŝtatoj de la amerika kontinento, kies historio kaj fondo estas intime ligitaj al migro-fenomeno, la grundojuro estas aparte inkluziva: ĉiu infano naskiĝinta tie povas ricevi la civitanecon de la lando en kiu li komencis sian vivon. Eŭropo estas pli limiga. En Francujo, same kiel en Danlando aŭ Italujo — tri landoj kiuj praktikas la “prokrastitan grundojuron”-, li devas atendi esti plenkreska kaj pruvi, ke li “kutime” vivas sur la teritorio por ricevi sian duan pasporton. Krom se unu el liaj gepatroj naskiĝis en Francujo: en tiu kazo, li ricevas la civitanecon ekde sia naskiĝo. Tio estas la “duobla grundojuro”, ankaŭ praktikata en Luksemburgo, Aŭstrujo aŭ Hispanujo. La eŭropa sperto montris, ke amasa migrado kondukanta al stabiliĝo de multnombraj loĝantaroj kreas fortan premon favore al fleksebligo de la juro pri civitaniĝo, premo al kiu la demokratioj ne povas longe rezisti”, konkludas la historiistoj Patrick Weil kaj Randall Hansen*.

*  Patrick Weil kaj Randall Hansen (sub dir. de), Nationalité et citoyenneté en Europe, La Découverte, kol. “Recherches”, Parizo, 2010.

La aŭtoritatemaj ŝtatoj alfrontas ĝin pli facile. Tiel, en Azio kaj Afriko, nombro da enmigrad-landoj restas kun la sangojuro. Tiu elekto povis esti, origine, heredaĵo de la koloniado. La grundojuro, kiu regis en la franca kaj brita imperioj, kondukis al hierarkiiĝo de la loĝantaroj. Kvankam ili posedis la naciecon de la kolonia lando, la “indiĝenoj” ne estis civitanoj; ili ne ĝuis samajn rajtojn kiel la individuoj instalitaj en la metropolo. Sendependiĝinte, iuj novaj afrikaj ŝtatoj forigis la grundojuron kaj uzis la sangojuron por krei nacian kunsenton en la landoj, kies landlimoj estis desegnitaj senkonsidere al la lokaj realaĵoj.

Profesioj malpermesataj al fremduloj: frizisto, estro de trinkaĵo-vendejo, direktoro de firmao pri funebro-ceremonioj...

MALPROKSIME de tiu origina celo, la sangojuro ofte estas uzata por malhelpi la integradon de la eksterlandanoj, por teni ilin en duaranga statuso, kiun la lando taksas pli profita por ĝi. Diversgrade, ĉiuj landoj en la mondo sankcias la eksterlandanojn, aparte rifuzante al ili iujn sociajn rajtojn*. En Francujo, pluraj profesioj de la privata sektoro estas malpermesataj al neeŭropaj enmigrintoj: direktoro de firmao pri funebroceremonioj, estro de trinkaĵvendejo, estro de sekurec-kompanio... En Tajlando la listo eĉ pli longas: eksterlandanoj rajtas esti nek frizistoj, kontistoj, ĉiĉeronoj. Kaj, same kiel en Vjetnamujo kaj Kamboĝo, ili ne rajtas posedi nemoveblaĵojn. Kun la sangojuro, tiu statuso pludaŭras de generacio al generacio.

*  Vd. Alexis Spire, “Xénophobes au nom de l’Etat social”, Le Monde diplomatique, decembro 2013.

Praktikata de ĉiuj landoj, la sangojuro aplikiĝas diversmaniere. En la ŝtatoj kun malmulta elmigrado, ĝi estas kelkfoje tempe limigita. Tiel, infano naskita eksterlande el kanada gepatro akiras la kanadan civitanecon nur “kondiĉe ke li apartenas al la unua generacio naskiĝinta eksterlande*. La civitanoj de landoj kun forta elmigrado (Ĉinujo, Filipinoj, Vjetnamujo, Haitio, Tajlando, Alĝerio, Maroko, Malio, Senegalo...) povas male transdoni sian civitanecon al sia tuta idaro, kio favoras la formadon de diasporoj. Proporcie, tiu de Haitio estas unu el la plej grandaj en la mondo; tri el la dek milionoj da civitanoj de la lando estas instalitaj transoceane; ekzistas eĉ ministrejo de la haitianoj vivantaj eksterlande. Tiun situacion ebligas la apliko de senkondiĉa sangojuro, kiu permesas al la elmigro-landoj pluteni komunuman ligon kun siaj landanoj kaj tiel favori la kreadon de enmigrad-retoj, sendadon de mono, starigon de transnaciaj partnerecoj, ktp.

*  “Obtention et perte de la citoyenneté canadienne”, ministère de la citoyenneté et de l’immigration (Ministerio de civitaneco kaj enmigrado), Otavo, aprilo 2009, www.cic.gc.ca

Foje uzata por ekskluzivi eksterlandanojn, la sangojuro ankaŭ povas esti sekse diskriminacia. En plej multaj arabaj landoj (vidu art... ), en Burundo, Svazilando, Nepalo aŭ Surinamo — landoj, kie la patrolinia tradicio restas aparte domina-, la virinoj ne transdonas sian naciecon al siaj infanoj aŭ al sia edzo. En Pakistano, Centrafrika Respubliko, Gvatemalo, Malajzio kaj Tajlando, nur tiu dua limigo aplikiĝas. Ankaŭ la okcidentaj landoj longe rifuzis ke la virinoj transdonu sian naciecon. Nur en 1973, kvar jarojn post Meksiko, Francujo forigis tiun malpermeson, kelkajn jarojn antaŭ Germanujo (1979), Italujo kaj Hispanujo (1983) kaj Belgujo (1984).

Dum la movado al pli da egaleco ne sentiĝas en la araba mondo, ĝi estas perceptebla en subsahara Afriko de dudeko da jaroj. En 1992, bocvana advokatino, s-ino Unity Dow, kontestis la konstituciecon de leĝo, kiu ŝin malhelpis transdoni sian naciecon al la gefiloj, kiujn ŝi havis kun sia usona edzo, kiu tamen vivis en la lando de pli ol dek jaroj. Post trijara tribunala lukto, la juĝistaro juĝis favore al ŝi: “La tempo, kiam la virinoj estis traktataj kiel objektoj kaj ekzistis nur por obei al kapricoj kaj deziroj de viroj estas jam longe pasinta”, deklaris la apelacia kortumo. La sekvantajn jarojn, pluraj aliaj afrikaj landoj kiel Burkina Faso, Ebur-bordo, Etiopio, Malio kaj Niĝerlando iris la saman vojon. Plej lastatempe, Senegalo starigis en junio 2013 egalecon inter viroj kaj virinoj en sia kodo pri civitaneco.

Sed la iom-post-ioma malapero de la seksa diskriminacio ne malhelpas persiston de aliaj formoj de diskriminacioj, rasaj kaj etnaj. En Liberio, lando fondita de liberigitaj sklavoj, nur infanoj “el nigrohaŭtaj gepatroj” povas ricevi la civitanecon. “Cele protekti, antaŭenigi kaj pluteni la kulturon, la valorojn kaj la karakteron de Liberiopozitivaj”, la lando malpermesas ankaŭ la civitanigon de ne-nigruloj. Alia ekzemplo: En Malavio, la origino-civitaneco estas rezervita al la infanoj, kiuj havas almenaŭ unu el la gepatroj “civitano de Malavio” kaj “el afrika raso”. En la niĝeria konstitucio, la rasa prefero estas esprimata pli subtile: la origino-civitaneco estas donita al homoj naskitaj en la lando antaŭ la sendependiĝo kaj “kies unu el la gepatroj aŭ geavoj apartenas aŭ apartenis al indiĝena komunumo de Niĝerio”.

Kun la divido de la mondo en du blokoj, iuj praktikantaj ekskluzive la sangojuron, la aliaj aldonantaj kelkajn elementojn el grundojuro, kelkaj infanoj povas pretendi du naciecojn. Ekzemple, se oni naskiĝas en Bonaero el libanaj gepatroj, oni povas pretendi samtempe al la argentina civitaneco — pro la grundojuro — kaj al la libana — pro la sangojuro. Inverse, infano naskita en Bejruto el argentinaj gepatroj ne povas ricevi la libanan civitanecon. Sed kelkaj landoj, kiel Azerbajĝano, Centrafrika Respubliko aŭ Japanujo rifuzas duoblan naciecon, kaj ne hezitas forpreni la civitanecon de tiuj, kiuj petas civitaniĝon aliloke.

Havi du pasportojn, “evidenta absurdaĵo”, laŭ Theodore Roosevelt

DUM pli ol jarcento, la granda plimulto de la mondaj ĉefurboj provis malhelpi siajn civitanojn posedi du pasportojn. La duobla aparteno tiam elvokis perfidon, spionadon, detruemon. Ĝi estis “evidenta absurdaĵo” laŭ la usona prezidanto Theodore Roosevelt (1858-1919). Tiun suspekton favoris la internacia nestabileco: kie la duobla civitano plenumos sian soldatservon? Kiun landon li elektos kaze de milito? En 1963, la eŭropa Konvencio de Strasburgo ankoraŭ afiŝis kiel celon la “malpliigon de la plurnaciaj kazoj”.

Hieraŭ malakceptata, tiu kazo estas nun akceptata de preskaŭ duono de la landoj en la mondo. Oni hodiaŭ valorigas la “internacian influkapablon”, kiun ĝi alportas. La senatanino Joëlle Garriaud-Maylam tiel deklaris: “La du milionoj kaj duono da francoj en eksterlando, el kiuj la duono estas dunacianoj, konsistigas densan kaj varian reton da entreprenistoj, projekt-gvidantoj, komercistoj, konsilistoj, instruistoj, kiuj estas nemalhaveblaj por nia ekstera komerco kaj nia [?soft -power] (influkapablo)*.” La okcidentaj enmigrad-landoj la unuaj sentis la ŝanĝon. Konstatante, ke ne eblas malhelpi tiun situacion — neniu ŝtato estas devigata anonci al alia la perdon aŭ akiron de civitaneco-, ili iom post iom komencis rekoni ĝin: Britujo en 1949, Francujo en 1973, Kanado en 1976, ktp.

*  La Tribune, Parizo, 17-a de junio 2011.

La movado atingis Afrikon en la 1990-aj jaroj. Sendependiĝinte, la novaj ŝtatoj de la kontinento elektis marki klaran diferencon kun la koloniinto, malpermesante duoblan civitanecon: ĉiu devis elekti sian apartenon. Disvolvado de la internaciaj kaj nurafrikaj migradoj ŝanĝis la donitaĵon. Devigante siajn eksterlande instalitojn elekti, la elmigrad-landoj akceptis riskon, ke ili elektos la pasporton de sia loĝloko, kaj tiel rompi la ligilon kun ilia diasporo. Iom post iom, la duobla civitaneco estis do rekonita. La landoj, kiuj ĝin akceptas (Alĝerio, Angolo, Benino, Burkina Faso, Ĝibutio, Malio, Niĝerio...), foje sub kondiĉo de registara permeso (kiel en Egiptujo aŭ Eritreo), estas pli multaj ol tiuj, kiuj ĝin malpermesas*.

*  Bronwen Manby, “Les lois sur la nationalité en Afrique. Une étude comparée”, Open Society Institute, Nov-Jorko, 2009. En la landoj, kie la leĝo ne elvokas la demandon de la duobla civitaneco, oni konsideras ĝin permesita.

Ĉiujare novaj ŝtatoj rezignas batali kontraŭ la duobla aparteno: Belgujo en 2010, Haitio en 2011, Niĝerlando en 2012, Germanujo en 2013. Tiu ĉi monda evoluo ŝajnas neevitebla; ĝi estas konsekvenco de geopolitikaj, ekonomiaj, teknologiaj faktoroj, trans la migro-fenomeno. La fino de la malvarma milito kaj la disvolvo de la internacia politika kunlaborado estis akompanataj de pacigo de la interŝtataj rilatoj: dum kaj laŭgrade kiam la militrisko malpliiĝis, la timo koncerne lojalecon de la civitanoj — ĉefa argumento uzata kontraŭ la duobla civitaneco — malaperis.

Krome, la disvolviĝo de transportrimedoj (pli rapidaj kaj malpli kostaj) kaj de telekomunikiloj modifis la migrofenomenon. Male al la migrantoj de la 19-a jarcento, kiuj havis malmulte da kontaktoj kun siaj samlandanoj restintaj en la lando, tiuj de la 21-a jarcento ĉiutage komunikas kun sia familio, telefone aŭ interrete; ili vizitas ĝin dum la ferioj, aŭ reinstaliĝas en la origin-lando dum la emeriteco. La ligiloj inter la migranto kaj sia originlando estas do plifortigitaj, kaj sekve ankaŭ la intereso konservi sian unuan civitanecon.

“Nerenversebla konsekvenco de la tutmondiĝo* laŭ la juristo Peter Spiro, signo kaj ilo de la “parta senvalorigo de la suvereneco bazita sur la nacio-ŝtato* laŭ la sociologo Saskia Sassen, la duobla civitaneco ŝajnas destinita konkeri la mondon. Ĝi tamen plu estas malpermesata en Ĉinujo, Japanujo, Ukrainujo, Irano, Tajlando, Birmo, Kuvajto kaj en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Aliaj landoj toleras ĝin nur en limigitaj kazoj. En Danlando kaj Nederlando, ĝi estas rezervita al la rifuĝintoj aŭ la elmigrintoj, kies origin-lando malpermesas forlason de sia civitaneco*.

*  The New York Times, 18-a de julio 2012.
*  Saskia Sassen, Critique de l’Etat. Territoire, autorité et droits, de l’époque médiévale à nos jours, Demopolis - Le Monde diplomatique, Parizo, 2009.
*  Thomas Faist kaj Jürgen Gerdes, “Dual citizenship in an age of mobility”, Migration Policy Institute, Vaŝingtono, DC, 2008.12

La malpermeso aŭ limigo de la duobla civitaneco povas bremsi la civitanigojn. Longtempe devigitaj de Germanujo forlasi sian origino-pasporton (por ricevi la germanan civitanecon), kaj do oferi siajn heredo-rajtojn, la turkoj instalitaj en Germanujo ofte preferis ne kandidatiĝi al la civitaneco, des pli ke ili ĝuis, kiel eksterlandanoj, proksimume samajn rajtojn kiel la germanoj. La lando tiel havis unu el la plej malaltaj civitanigo-procentoj* en la okcidenta mondo, post Usono, Aŭstralio, Francujo, Britujo, Svedujo, Hispanujo kaj Slovakujo*.

*  La procentaĵo de civitanigoj dum unu jaro, dividita per la nombro de eksterlandanoj.
*  Dietrich Thränhardt, “Naturalisations en Allemagne: progrès et retards”, Hommes & migrations, n-ro 1277, Parizo, januaro-februaro 2009.

Ĝenerale, du ĉefaj kriterioj ebligas determini kiu povas ricevi la akir-civitanecon: la loĝloko (pasinta, nuna kaj estonta) kaj la geedziĝ-statuso, kiu, en iuj landoj, reduktas la postulatan loĝ-daŭron. Male al la origin-nacieco, kiu havas aŭtomatan karakteron — sufiĉas por novnaskito plenumi ĉiujn kriteriojn-, la civitaneco, kiun oni povas ricevi dum sia vivo estas ĉiam iom arbitreca. En Francujo ekzemple, vjetnamo vivanta en la lando de pli ol kvin jaroj, parolas la lingvon, disponas pri sufiĉaj enspezoj kaj kies juĝodatumo estas virga — ĉiuj postulataj kondiĉoj por kandidatoj al civitaniĝo — povas ricevi rifuzon de la prefekto.

Regante la nombron de civitanigoj donitaj ĉiujare, la politika povo elektas la loĝantaron de la lando. Tiel, en Francujo, senrilate al la kvalito de la dosieroj, la jara nombro de civitanigoj estis dividita per du inter 2010 kaj 2012, pasante de naŭdek kvin mil al malpli ol kvindek mil. Multe malpli ol en Usono, (ses cent mil civitanigoj jare por tricent dek kvin milionoj da loĝantoj), sed tamen granda kvanto, kompare kun aliaj landoj: Senegalo, kiu enhavas dek du milionojn kaj duono da loĝantoj, donis sian civitanecon al nur dek du mil eksterlandanoj ene de la kvindek lastaj jaroj; en 2010, Ĉinujo, laŭ la popolnombrado de tiu jaro, enhavis unu miliardon tricent milionojn da loĝantoj, sed nur mil kvarcent kvardek ok civitanigitojn...

En la okcidentaj landoj, civitanigo markas la rezulton de integro-procezo. Ĝin favoras relative fleksebla leĝaro. Tiel, la daŭro de loĝado postulata de la civitan-kandidatoj estas negranda sur la amerika kontinento — du jaroj en Bolivio kaj Argentino, tri jaroj en Urugvajo, kvar jaroj en Brazilo aŭ en Kanado, kvin jaroj en Peruo, Ĉilio, Meksiko kaj Usono-, same kiel sur la Malnova Kontinento: kvin jaroj en Belgujo, Bulgarujo, Francujo, Britujo kaj Pollando.

Inter la plej postulemaj eŭropaj landoj, troviĝas Liĥtenŝtejn (tridek jaroj), Andoro (dudek kvin), Svislando (dek du) kaj Luksemburgo (dek). Aliloke, troviĝas la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (tridek jaroj), Kataro (dudek kvin) kaj Brunei (dudek). En tiuj landoj, malmultnombra loĝantaro profitas nacian trezoron — petroldolaroj aŭ gaso, profita imposta sistemo — kiun ĝi intencas dividi nur inter si. En 2013, ekzemple, 80% de la unu miliono naŭcent mil loĝantoj de Kataro estis eksterlandanoj; ĉefe temas pri hindoj, irananoj, bangladeŝanoj kaj irakanoj. Zorge tenitaj aparte de la nacia komunumo, kaj do de la gasa rento, tiuj enmigrintoj ne ricevas la minimuman salajron; ili ne povas aliĝi al sindikato, kaj ilia laborpermeso povas esti ĉiumomente nuligita. La eta monarĥio de la Golfo ne vidas intereson por ilia civitanigo. Ĝi disdonas tre avare sian civitanecon, ĉefe al la eksterlandanoj, kiuj servis, aŭ povus servi al la nacio. Tiel, la somala piedkuristo Mohamed Suleiman fariĝis en 1992 la unua katarano, kiu gajnis olimpian medalon, kaj la bulgara halter-levisto Angel Popov, renomita Said Saif Asaad, fariĝis la dua.

Pro lingvaj, historiaj, kulturaj aŭ etnaj apartaj ligiloj, kaj por favori homogenecon de sia loĝantaro, kelkaj landoj donas al aliaj favoran reĝimon. Ekzemple, en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, enmigrintoj el Kataro kaj Dubajo povas kandidatiĝi por civitaneco post tri jaroj, kontraŭ sep por tiuj el aliaj arabaj landoj, kaj tridek por ĉiuj aliaj. Simile, Barejno distingas inter la “ne-araboj” (dudek kvin jaroj) kaj la “araboj” (dek kvin jaroj)*. En Israelo, prioritaton oni donas al judoj: pro la “reven-rajto”, ĉiu juda persono, kiu instaliĝas en la lando kaj deklaras sian intencon resti tie, povas ricevi la civitanecon.

*  “Discrimination in granting citizenship in Bahrain”, Bahrain Center for Human Rights, marto 2004, www.bahrainrights.org.
Sango-juro, grundo-juro kaj nun... monujo-juro

PLURAJ eŭropaj ŝtatoj praktikas formojn de nacia prefero, tiel nomatajn “simpligita civitanigo”. Konforme al interkonsento subskribita en 1969, Islando, Svedujo, Danlando, Norvegujo kaj Finnlando establis inter si escepto-sistemon. Tiel, finnlanda enmigranto devas esti loĝinta nur du jarojn en Danlando por rajti ricevi ties civitanecon, kontraŭ sep jaroj por la aliaj eksterlandanoj. Hispanujo siaflanke decidis apartajn kondiĉojn por la civitanoj el Latinameriko, Portugalujo, Filipinoj, tiuj el Andoro aŭ el sefarada origino (dujara loĝado, anstataŭ dek)*. Francujo privilegias la civitanojn de siaj ekskolonioj naskitaj antaŭ la sendependiĝo de sia lando, kaj ankaŭ iliajn infanojn.

*  Francisco J. M.Fuentes, “La migration et le droit de la nationalité espagnole”, en Patrick Weil kaj Randall Hansen (sub dir. de), Nationalité et citoyenneté en Europe, cit.

La etna prefero manifestiĝas foje en nerekta maniero. Laŭlonge de la 20-a jarcento, preskaŭ ĉiuj aziaj landoj spertis grandan elmigradon: japanoj instaliĝis en Brazilo, koreoj en Ĉinujo, vjetnamoj en Francujo, ktp. Per ripetaj miksgeedziĝoj, praktikado de la grundojuro kaj civitanigoj, ilia idaro finfine akiris aliajn civitanecojn. De la 1980-aj jaroj, plej granda parto de tiuj landoj favoras la revenon de siaj “etnaj komunumoj instalitaj eksterlande, donante al ili preferan traktadon por ricevi restadpermesojn. Tiuj restadpermesoj poste malfermas vojon al civitanigo.*.

*  John D. Skrentny, Stephanie Chan, Jon Fox kaj Denis Kim, “Defining nations in Asia and Europe: A comparative analysis of ethnic migration policy”, International Migration Review, vol. 41, n-ro 4, Nov-Jorko, Vintro 2007.

Sed ĉiuj pasportoj ne estas egalaj. Se nov-jorka industriisto deziras renkonti partneron instalitan en Parizo por intertrakti kontrakton, li ne bezonas pli ol dek du horojn. Li havas tiel gravan avantaĝon kompare kun konkuranto el Bocvano, kiu devas deponi vizopeton, pagi dosier-koston kaj pacienci plurajn tagojn antaŭ ol ricevi, eble, la valoran sezamon. Li povas prefere peti entreprenon, kiu fakas pri “civitaneco-planado” (citizenship planning), kiu proponas servon ebligante akiri duan pasporton. “Ni rapide kaj efike mastrumas vianome la administrajn klopodojn” fanfaronas Henley & Partners, unu el la pioniroj de la sektoro. Al la grundojuro kaj sangojuro aldoniĝas do foje monujo-juro, kiu ebligas al la riĉuloj de la Sudo trovi rimedon por ripari la malbonŝancon de sia naskiĝo.

Al la klientoj dezirantaj ĝui la cirkul-liberecon ofertatan de la Eŭropunio, la entrepreno proponas tre simplan solvon: en sia programo “civitaneco per investado”, Aŭstrujo donas sian civitanecon ene de malpli ol dek ok monatoj al ĉiu persono, kiu investas pli ol 4 milionojn da eŭroj en la lando*. Male al la aliaj enmigrantoj, tiuj riĉaj petantoj ne bezonas esti loĝintaj en la lando dek jarojn, paroli la germanan, aŭ forlasi sian antaŭan civitanecon. Inspirataj de la aŭstra modelo, kaj pretekstante la kriz-kuntekston, pli kaj pli da eŭropuniaj landoj ankaŭ modifis sian leĝaron por doni restadpermeson al eksterlandanoj, kiuj investas en la lokan ekonomion. Ĉiu ŝtato aplikas propran tarifon: 250.000 eŭroj en Hungarujo, 500.000 en Irlando, 1 miliono en Portugalujo, 1,25 miliono en Nederlando*, ktp. Post kelkaj jaroj, tiuj riĉaj migrantoj povas peti la civitanecon de sia elektolando. Konsiderante ilian gravecon, neniu dubas, ke ilia peto estos favore ekzamenata.

*  Christian H. Kälin, The Global Residence and Citizenship Handbook, Henley & Partners - Ideos Publications, Zuriko-Londono-Hongkongo, 2011.
*  Jean-Pierre Stroobants, “La surenchère de pays de l’Union pour offrir un titre de séjour aux riches étrangers”, Le Monde, 26-a de septembro 2013.

Benoït BRÉVILLE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Vorto de la redaktejo

La aŭskultantoj de la radistacio Europe 1 fariĝis atestantoj, la 17-an de novembro, de momento da vero. Demandite de la ĵurnalisto Jean-Pierre Elkabbach, maltrankvila pro la tro granda diskreteco de la Movado de la entreprenoj de Francio (Medef) en la komunikiloj, la prezidanto de tiu mastro-organizaĵo, s-ro Pierre Gattaz, trankviligas sian interparolanton: “Ni okupas la gazetaron, ni estas en la radio, ni estas ĉie en la gazetoj, ne nur Pierre Gattaz: la tuta skipo!” Kvankam tio ne sufiĉis por trankviligi s-ron Elkabbach, tiu respondo priskribas la situacion de franca gazetaro “okupata” de la monaj potencoj kaj samtempe senmona, ĉar forlasita de siaj uzantoj.

En tiu pejzaĝo, la ekzisto de Le Monde diplomatique estas malnormalaĵo. Ĝi klarigeblas nur per la obstino de legantoj kiuj, ĉiumonate, ree asertas sian deziron je rigora informo malrespektanta la oficialan ideologion, internacia kaj sciema, kapabla teni distancon disde la ardanta aktualaĵo.

Tiu ĉi aparta gazeto vivas per siaj vendoj kaj per siaj abonoj, sed la rimedoj por ĝia disvolvado mankas. De la jaro 2009, la donacoj kontribuas ankaŭ al ĝia financado. La 180.000 eŭroj ricevitaj en la lasta jaro, estas pli ol niaj enspezoj el reklamoj; ili fortigis niajn rimedojn por enketado kaj raportado.

Povas ŝajni strange, ĉiujare denove peti la abonantojn, aŭ la aĉetantojn de la gazeto ĉe la kioskoj, pagi ion kroman por subteni la sendependecon de ilia monatulo.

Sed, kun kiu alia ni povus kalkuli?

La redaktejo.

Aldono de la redaktejo de la Esperanta eldono

La pariza redaktejo ĵus alparolis nur la abonantojn kaj aĉetantojn de la monata gazeto. Sed kompreneble ĝi direktiĝas ankaŭ al la retaj uzantoj de nia gazeto.

Cetere, la ĝenerala situacio supre menciita de la gazetaro, en kiu nia Diplo estas plurrilate escepto, ne estas franca specialaĵo, sed estas fenomeno mondvasta.

Ni rekomendas legi pri tio la ĵus aperintan libron de Ignacio Ramonet: “La eksplodo de la ĵurnalismo. De la amaskomunikiloj al la amaso de komunikiloj”, Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 104 paĝoj, ISBN 978-2-918300-95-3

Mi deziras al niaj legantoj, same kiel al nia skipo de francaj ĵurnalistoj kaj redaktistoj kaj al nia skipo de tradukistoj, por tiu ĉi nova jaro prosperon ĉe ilia laboro kaj plezuron farante ĝin.

Vilhelmo LUTERMANO.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Streĉoj inter Tokio kaj Pekino

Nova batalo de Pacifiko ĉirkaŭ insularo

Minacaj deklaroj kaj ekbataloj pli malpli mastritaj venenigas la klimaton en la Orienta Ĉina Maro. Kaŭzo estas la Senkaku/Diaoyu-insuloj, al kiuj samtempe pretendas Japanujo kaj Ĉinujo — kun Vaŝingtono kiel arbitracianto, kiu kun kontento limtenas la ambiciojn de Pekino.

DE AŬGUSTO 2013, dato de ĝia disponeblo, la ĉinaj junuloj sturme aĉetas ĝin. The Glorious Mission estas la unua reta militŝajniga ludo oficiale partnere evoluigita kun la Liberiga Popola Armeo (LPA)*. Unu misio ĉefe plaĉegas: la repreno de la Diaoyu- (laŭ ĉinoj) aŭ Senkaku- (laŭ japanoj) insuloj al la japana najbaro. Nenio mankas en tiu ludo, de la amfibiaj vehikloj ĝis la strat-bataloj inter la specialaj taĉmentoj, sen forgesi la surmarajn kanonpafadojn.

*  Ludo eldonita de Giant Interactive Group, Ŝanhajo, www.plagame.cn.

La scenaristoj celis realismon, ĝis tiom, ke ili integris al la ĉeestantaj armeoj la Liaoning, la novan ĉinan aviadilŝipon funkciantan de septembro 2012. La reklamoj por The Glorious Mission malkaŝe anoncas: “La ludantoj (...) batalos apud la ĉinaj armeoj kaj uzos siajn armilojn por diri al la japanoj, ke Japanujo devas redoni al ni nian ŝtelitan teritorion*!” Ĉu konvencia retoriko? Sed temas pri la Senkaku/Diaoyu-insuloj, teritorio nun disputata de la du grandaj landoj de orienta Azio, kaj la internaciaj eventoj okazantaj de pli ol unu jaro ĵus montris kiom fajna estas la limo inter virtuala prezento kaj reala geopolitiko.

*  Jonas Pulver, “Guerre virtuelle sino-japonaise autour des îles Senkaku”, Le Temps, Ĝenevo, 9-a de aŭgusto 2013.

Kiu renversis la antaŭstaton, kiam ambaŭ landoj interkonsentis ne tuŝi la statuson de la insuloj? Ĉu la japana registaro, kiu subite aĉetis, la 11-an de septembro 2012, tri el la Senkaku/Diaoyu-insuloj al ties privata posedanto? Sed ĝi diras, ke ĝi intencis anticipi la faron de konata naciisto, s-ro Ishihara Shintaro, tiama guberniestro de Tokio, kiu deziris lanĉi nacian monkolektadon por tiu akirado, kio estus senutila provoko al Pekino. La “regata fajro” kontraŭ la incendio montriĝis neefika: la envenoj de la ĉinaj ŝipoj en la zonon de la dek du marmejloj de la Senkaku/Diaoyu pli kaj pli multiĝis depost tiam; fanfaronaĵoj, akompanataj de perfortaj manifestacioj kontraŭ la japana registaro, provizore permesataj de la ĉina registaro, kiu sentis sin perdanta sian dignon.

Ĉu, male, pri la krizo-gravigo kulpas Ĉinujo, kiu transiris novan ŝtupon decidante, la 22-an de novembro 2013, unuflanke krei aer-zonon de identigo (AZI) plilarĝigantan sian simbolan regadon en la orienta Ĉina Maro, inkluzivante en ĝin la famajn insulojn? Tiu movo devas esti rilatigita kun la paralelaj postuloj de Pekino en la suda ĉina maro: en aprilo 2012, ĝia militŝiparo fakte ekregis la Scarborough-rifon, kiu apartenas al la Filipinoj. Timigita, Manilo fine decidis en januaro 2013 prezenti la aferon al arbitracia tribunalo kadre de la konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la mara juro (KUNMJ)*.

*  François Bougon, “Les Philippines ouvrent les hostilités avec la Chine sur l’atoll de Scarborough”, Le Monde, 23-a de januaro 2013.

En la kazo de la Senkaku/Diaoyu-insuloj, la rebato de Tokio kaj Vaŝingtono estis tre malsama: jam la 25-an de novembro 2013, Usono sendis du B-52-aviadilojn, baldaŭ sekvatajn de japanaj kaj sudkoreaj milit-aviadiloj, senkaŝe superflugi la ĉinan AZI, por substreki ĝian neekziston. Malgraŭ la anonco de “urĝaj defend-rimedoj” kontraŭ ĉiu ajn eksterlanda aviadilo, kiu ne identigus sin enirante la zonon, Pekino nenion faris kontraŭ tiu reago de la aliaj pacifikaj grandaj landoj, unuiĝintaj por meti limojn al la ĉina strategia supreniro.

Neniam ajn, pri la Senkaku/Diaoyu-insuloj, la streĉoj atingis tian nivelon. Komence de oktobro 2013, Tokio kaj Vaŝingtono subskribis novan version de la defendo-interkonsento, kiu ligas ilin depost la fino de la dua mondmilito. La anonco pri aĉeto de novaj ekipaĵoj ne faris tiom da efiko kiom la deklaracio de la ŝtat-sekretario John Kerry, veninta ĝin subskribi persone: “Ni agnoskas la japanan administradon [sur la Senkaku-insuloj]”, li konfirmis*, evitante paroli pri “suvereneco”, kiel deziris la japana aliancano.

*  S-ino Hillary Clinton, antaŭanto de s-ro Kerry, faris similan deklaron en januaro 2013, provokante la koleron de Pekino. Tradicie, same kiel en la kazo de Tajvano, Usono oficiale subtenis neniun en tiu suverenec-kverelo, almenaŭ kiam la antaŭstato estas respektata.

La 17-an de decembro 2013, la registaro de s-ro Abe Shinzo siaflanke anoncis kvin-procentan altigon de sia defendo-buĝeto por la periodo 2014-2019. Ĝi klare reorientas siajn prioritatojn al la mararmeaj rimedoj: en aŭgusto 2013, la mararmeo ricevis la Izumo-destrojeron, la plej imponan militŝipon konstruitan de Japanujo post la fino de la dua mondmilito, kun ties ducent-kvardek-ok-metrojn longo. Tokio konsideras la insularon Ryukyu — kaj la Senkaku/Diaoyu-insulojn, kiuj plilongigas ĝin okcidente — kiel la novan fronton de siaj geostrategiaj prizorgoj.

La rifuĝejo de la mallong-vostaj laroj

KIEL KOMPRENI tiun evoluon? El geografia vidpunkto, la Senkaku/Diaoyu-insuloj prezentas malmultan intereson: sep kvadrataj kilometroj izolitaj en orienta Ĉina Maro, je tricent tridek kilometroj de la ĉinaj marbordoj, cent sepdek de Tajvano kaj kvarcent dek de la japanaj Ryukyu-insuloj. Tio estas nuda insularo konsistanta el tri rokoj kaj kvin insuloj. La nomo de la plej granda, Ootsuri-shima (“insulo de la fiŝkaptado”), ja indikas tion, kio estis longtempe la sola intereso de tiu amaso de grejso kaj koralo, precipe konata tiam kiel rifuĝejo, ne de destrojeroj kaj bombaviadiloj, sed de la minacata specio, de la mallong-vostaj laroj.

La pasiaj debatoj pri ĝi inter la du landoj intensiĝas nur ekde la 1970-aj jaroj. La insularon jam konis la ĉinoj de la Ming-dinastio, en la 14-a jarcento. Ĝi tamen restas sen loĝantoj dum jarcentoj, ĝis entreprenema japano instalas ekspluatejon de guano en 1884. Tamen neniu el la du ŝtatoj oficiale okupas la lokon: la insuloj daŭre estas terra nullius (“senmastraj teroj”) laŭ la internacia juro. En 1894-1895, en milito kontraŭ skleroza kaj kadukiĝanta Ĉinujo, la imperia Japanujo fakte okupas la Senkaku/Diaoyu-insulojn, kelkajn monatojn antaŭ ol devigi Pekinon cedi al li Port Arthur kaj Tajvanon per la traktato de Shimonoseki.

Post la dua mondmilito kaj la malvenko de Japanujo, Ĉinujo rericevas Tajvanon, kio forviŝas la humiligon de Shimonoseki; sed la Senkaku-insuloj ne estas menciataj en la interkonsento. La Traktato de San Francisko de 1951, kiu konsistigas la pac-Interkonsenton inter Japanujo kaj Usono, ne inkluzivas ilin en sia artikolo dua, listiganta la teritoriojn al kiuj Tokio ne plu pretendas, kiel prezo de sia reintegrado en la mondan diplomation.

En 1952, traktato inter Japanujo kaj Tajvano — kiu tiam reprezentas Ĉinujon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj anstataŭ la Popol-Respubliko Ĉinujo — konfirmas la teritoriajn rezignojn difinitajn en San Francisko, sen mencii, ankoraŭ ĉi-foje, la Senkaku/Diaoyu-insulojn.

Oficiale sub usona administracio, la insuloj estis redonitaj al Tokio nur en junio 1971, kune kun la insularo Ryukyu. Grava detalo tamen montras, ke Vaŝingtono havas tiam singardemajn mapistojn kaj bonajn juristojn: okaze de tiu redono Usono, kiu volas eviti kaptiĝi en teritoria disputo, pri kiu ili prave supozas ke ĝi nur komenciĝas, ne eksplicite mencias la Senkaku-insulojn.

Konfidenca raporto de la Central Intelligence Agency (CIA) de 1971, malklasigita pli ol tridek jarojn poste, en majo 2007, bone resumas la situacion*: kvankam ĝi rekonas la forton de la historiaj argumentoj favoraj al la suvereneco de Tokio, ĝi tamen taksas, ke tiu demando estas malĉefa, kaj kaŝas alian, pli fundamentan. Por la analizistoj de Langley — sidejo de la CIA-, estas ja la malkovro de petrolrezervoj ĉirkaŭ tiuj insuloj, fare de la ekonomia kaj socia Komisiono por Azio kaj Pacifiko (eskap) en 1968, malkovro konfirmita de Japanujo en 1969, kiu kondamnas la nudan insularon fariĝi temo de struktura malakordo inter Tajvano, Ĉinujo kaj Japanujo. La CIA trafis ĝuste: la tri landoj same soifas petrolon en 2014 kiel en la 1970-aj jaroj*.

*  “The Senkaku Islands dispute: Oil over troubled waters?”, Central Intelligence Agency, Langley, majo 1971.
*  Vd. Stephanie Kleine-Ahlbrandt, “Milito de naciismoj en la Ĉina Maro”, Le Monde diplomatique en esperanto, novembro 2012.

Tamen, tiu prienergia faktoro penas klarigi la nivelon de la politika streĉo ankoraŭ konstatata. Pekino kaj Tokio subskribis en 2008 interkonsentojn por kuna ekspluatado de parto de la hidrokarbonaj rezervoj de la orienta Ĉina Maro. Eĉ se tiuj interkonsentoj ne estas aplikataj, ili estas bazo por ebla kompromiso, konsiderante la grandecon de la rezervoj de la zono, taksitaj je pli ol ducent miliardoj da kubaj metroj. Kaj tio des pli ke, en la longtempo, la ekonomia bonfarto de ambaŭ partneroj estas ligita.

Ĉinujo, en plena suprenira fazo, neniel provas milite konkeri la mondon. Ŝajnas tamen klare, ke ĝi intencas trudi sian regionan superecon en okcidenta Pacifiko, dum neniu kontestas tiun revenon al normala situacio en geopolitika zono, kiun ĝi dominas per sia miliardo da loĝantoj kaj sia konkera ekonomio*.

*  Vd. “Pekino asertas siajn ŝipajn ambiciojn”, Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2008.

Kvar strategiaj demandoj aparte gravas por ĝi: la reveno de Tajvano ene de la nacio; la arbitracia mastrado de la estonta korea reunuiĝo; la postuloj, kiujn ĝi pretendas en la suda Ĉina Maro (Paracels-insuloj, insularo Pratleys, Scarborough-rifo, Pratas-insuloj); kaj fine la Senkaku/Diaoyu-demando.

Tiuj insuloj estas unu el la rigliloj de la insulara ĉeno, kiu ĝenas la novan mahanan* militŝiparon de Pekino en sia libera aliro al la profundaj akvoj de Pacifiko. Igi sian suverenecon al la insularo rekonata, eĉ se probleme kaj interspacete, ebligus al ĝi antaŭeniri sur la vojon de la potenco, al kiu ĝi aspiras.

*  Alfred Thayer Mahan, usona admiralo el la fino de la 19 -a jarcento, estas la granda teoriisto de la ŝipara potenco. Vd. James R. Holmes kaj Toshi Yoshihara, Chinese Naval Strategy in the 21st Century: The Turn to Mahan, Routledge, Nov-Jorko, 2008.

Tiu restarigita ambicio sonoras en la ĉina socio, kie la instruado de historio emas pludaŭrigi, aŭ eĉ pligravigi, la historiajn akuzojn kontraŭ la eksa japana imperio — Tokio simile faras rilate historian neadon. La naciisma klapo ebligas al la registaro, alfrontita al socio modernigita kaj malserenigita pro la malegalecoj de sia modelo de aŭtoritatema kapitalismo, fokusi la internan debaton al eksteraj demandoj. The Glorious Mission aperas kiel simbolo de tiu streĉo-liberiga agado.

Demando, kies solvo povas esti prokrastita

EN TIU MALAKORDO, la dimensio de la historiaj rajtoj estas la plej bildoriĉa: apoge al la postuloj de sia nacio, eminentaj ambasadoroj analizas la ideogramojn desegnitaj sur brilkoloraj mezepokaj mapoj kaj citas antikvajn poemojn menciantajn la forgesitajn navigadojn de la fiŝistoj de la Okinavo-reĝlando. Al tiu debato pri la simboloj, kaj por kompreni la amplekson de la debato, necesas inkluzivi la perspektivon de la regiona geopolitiko kaj tiun de la ĉina interna politiko. En 1978, okaze de la intertraktado de la pac- kaj amikec-traktato inter Japanujo kaj la Ĉina Popol-Respubliko, Deng Xiaoping, tiama gvidanto de la Popolrespubliko, deklaris, ke la demando pri la Diaoyu-insuloj povas esti “prokrastita certan tempon, eble dekon da jaroj”. “Se nia generacio ne posedas la necesan prudenton por solvi tiun demandon, li aldonis, la venonta generacio certe havos ĝin. Kaj solvo kontentiganta ĉiujn povos tiam esti trovita*.”

*  Gazetarkonferenco de la 25-a de oktobro 1978, konsultebla sur la retejo de la japana ambasadejo en Francujo, www.fr.emb-japan.go.jp.

Tiama Ĉinujo, kontinenta lando turnita kontraŭ Sovet-Unio, neglektis sian mararmeon kaj ekonomie estis malpli forta ol Argentino. Pekino hodiaŭ reprenas sian veran lokon, kio maltrankviligas ĝiajn najbarojn. Bedaŭrinde por la mallongvostaj laroj, la Senkaku/ Diaoyu-insuloj troviĝas sur la strategia faŭlto-linio de la nuna tektona glitado.

Olivier ZAJEC


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La metamorfozoj de Goma

Postmilitaj tagoj en Kongo

Komence de novembro 2013, la ĉefa ribela movado (la M23) anoncis ĉesigon de sia milita agado. Tamen, la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo ne trovis pacon. En Goma, ĉefa urbo de la regiono, la vivo laŭeble organiziĝas kun malfacilo, dum kvardeko da armitaj grupoj plu aktivas.

ĈE LA ENIREJO de la Ihusi, kvarstela hotelo en Goma, ses hindaj “blukaskuloj”, ĉiuj armitaj, zorgas pri sekureco. Apud la hotela butiko, bank-aŭtomato disdonas 100-dolarajn monbiletojn: la sola pagrimedo akceptata ĉi tie. “Kontanta mono en verdaj biletoj, tio estas la neoficiala devizo” lanĉas respondeculo de la hotelo. Dolaroj estas ĉie akceptataj. Ili ankaŭ estas petataj de la administracio de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) por pagi impostojn aŭ eĉ la plej malgravan atestilon pri vakcinado. Monerojn oni redonas en kongaj frankoj, kies varia ŝanĝ-prezo ne inspiras fidon.

La deĵorantoj de la Ihusi-hotelo, kun okuloj fiksitaj al la televidekrano, ne rimarkas, ke s-ro Julien Paluku, guberniestro de 2007 de la provinco Nord-Kivuo, estas forlasanta la lokon kun siaj kunlaborantoj. Tiu 45-jara eksa ribelanto estis membro de la Alianco de la demokratiaj fortoj por liberigo de Kongo (ADFL) de Laurent-Désiré Kabila*, kiu, en 1997, forpelis el la rega pozicio la marŝalon Jozefo Mobutu kun helpo de la najbara Ruando. Li poste aliĝis al alia ribela movado, la Konga Kuniĝo por Demokratio (KKD), praulo de la nuntempa Movado de la 23-a de marto (M23), akuzata kiel la aliaj esti “teleregata” de Ruando kaj Ugando*. Danke al la sinsekvaj pac-interkonsentoj kun armitaj grupoj, kiuj ĉiufoje reaperas sub alia nomo, la viro kreis al si faman pozicion. Kun pintaj ledaj ŝuoj, brila vestkompleto kaj teksasa ĉapelo, s-ro Paluku havas pli interesan aferon por fari, tiun tagon, ol renkonti eŭropan parlamentaninon, la nederlandan ekologiiston Judith Sargentini, zorgantan pri la “sangaj ercoj” - neleĝa komerco ligita al korupto kaj milito. Enkadre de “pled-misio” de la Katolika Komitato kontraŭ Malsato kaj por Disvolviĝo (KKMD), ŝi bedaŭrinde alvenis unu horon malfrue, sen la konvena tualeto postulata de la protokolo.

*  Vd. Colette Braeckman, “La République démocratique du Congo dépecée par ses voisins”, Le Monde diplomatique, oktobro 1999.
*  Vd. Juan Branco, “Kiu vere volas pacon en Kivuo?”, Le Monde diplomatique, novembro 2012.

Koltano, metalo nemalhavebla por fabrikado de multaj elektronikaj aparatoj, sed ankaŭ stano, oro kaj diamantoj, troviĝas kerne de la konflikto, kiu subfosas Nord-Kivuon, tiun verdantan provincon kun ses milionoj ducent mil loĝantoj (el la sepdek kvin milionoj loĝantoj en DRK), najbaro de Ruando (dek unu milionoj da loĝantoj). En tiu komenco de novembro, bataloj daŭre okazas, kvindek kilometrojn norde de Goma, inter la armeo de la DRK (FARDC) kaj la ribeluloj de M23, disvenkitaj, en plena konfuzo. Sed se s-ro Paluku urĝas reiri hejmen, tio estas por ne mistrafi la televidan montron de la Real-Madrid / Barcelono-matĉo...

Konsistanta el eksaj soldatoj, la M23 okupis periferiajn kvartalojn de Goma dum kelkaj monatoj en 2012, antaŭ ol forlasi la urbon sekve de interkonsento en februaro 2013 kadre de la Internacia Konferenco pri la regiono de la Grandaj Lagoj (IKRGL), interregistara organizaĵo*. Novembre, la movado estis fine venkita de la FARDC , post kiam Londono kaj Vaŝingtono sukcesis trudi, ke Kigali ne plu subtenu ĝin.

*  La Internacia Konferenco pri la regiono de la Grandaj Lagoj kunigas Angolon, Burundon, Kenjon, Centrafrikan Respublikon, Demokratian Respublikon Kongo, Ruandon, Sudanon, Sud-Sudanon, Tanzanion, Ugandon kaj Zambion.

Dumtage, Goma similas ordinaran urbon de Kongo: grandaj bulvardoj, riĉaj kaj malriĉaj kvartaloj, policistoj kontrolantaj la trafikon meze de la vojkrucoj. Ŝuriparistoj instalitaj sur la trotuaroj plilongigas la vivdaŭron de “babuŝoj” — tiel oni nomas simplajn zoriojn, kiuj estas la ŝuoj de la plejmulto. La konstruaĵoj disfalas, en ĝenerala indiferento. Specialaĵo de la urbo: la “ĉududu”, duradaj veturiloj faritaj el ligno. Nek biciklo, nek skutilo, tiuj veturiloj uzas la homan forton kaj utilas por transporti varojn: terpomsakoj, faskoj de maniokfolioj...

Tuj post noktiĝo, je la 18-a horo, spontana agadĉeso. La stratoj malpleniĝas kaj la motorciklo-taksioj ne plu rajtas cirkuli. Tiu regulo celas pli bone lokalizi la banditojn, kiuj malaperas en la mallumo, farinte siajn ŝtelojn. En la retkafejoj kaj la “densejo” de la etaj restoracioj, oni vidas neniun virinon. Ili ne prenas riskon, ĉar seksperforto fariĝis milit-armilo en la regiono. La vendejoj fermiĝas laste je la 20-a horo, pro timo al ŝtelistoj.

Por la junuloj, estas “la armitaj grupoj aŭ la minejo”

“Buĉejo Nenio sen Dio”, “Trankvila Papervendejo”, “Restoracio La Bona Saŭco”... Ŝajnas ke la ŝildoj volas forigi la malbonan sorton, kiu pezas sur la urbo. Goma, situanta je pli ol mil ducent kilometroj de la ĉefurbo Kinŝaso, laŭdire enhavas pli ol miliono da loĝantoj. Ĝi ampleksiĝis laŭ la jaroj, kun la senĉesa alfluo de delokitoj. Ĝi estis ĉe la epicentro de la du kongaj militoj (1996-1997 kaj 1998-2003), kies nombro da homaj viktimoj estas ankoraŭ diskutata. Ankaŭ vulkana lafo-fluaĵo estigis viktimojn, en februaro 2002. Rande de la ŝoseo iranta al Ugando, norden, nigraj blokoj ankoraŭ atestas ĝin.

La Nyiragongo, vulkano ankoraŭ aktiva, lasis al la regiono fekundan grundon kaj subgrundon riĉan je ercoj. Ĝia kratero enhavas vastegan lafolagon, super kiu konstante ŝvebas fumonuboj. “Goma nun, estas la milito, la seksperfortaĵoj, la vulkano”, resumas Marthe Bosuandole, ĵurnalistino el Kinŝaso. “Samtempe, ŝi daŭrigas, ĉiuj en Kongo deziras viziti tiun urbon, kiu estis loko de feriado dum la Mobutu-reĝimo. Goma daŭre havas famon de bela urbo, pro la lago, la klimato kaj la pluretaĝaj domoj.”

Vespere, ĉe la teraso de la Ihusi-hotelo, ĉiuspecaj eksterlandanoj ĝuas la panoramon al la lago Kivuo. Oficiroj de la misio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) por stabiligo en DRK (Monusco), la plej grava en Afriko, kun dek naŭ mil homoj, renkontas pilotojn de la sudafrika aerarmeo. Ne diskretaj, tiuj lastaj lasas diveni, ke ili estas en misio de informado. “Ne, sinjorino, ni ne pilotas helikopterojn de la UN, sed sudafrikajn Oryx”, diras, pro pura fiereco, sudafrika oficiro. Nenion pli li diros. Sudafriko partoprenas, kun Tanzanio kaj Malavio, en la interven-taĉmento de la UN (aldone al la Monusco), decidita en marto 2013 kaj deplojita en julio. Tiuj tri infanteriaj batalionoj — ĉirkaŭ dumil kvincent afrikaj blukaskuloj — ŝajnas pli zorgi pri konkretaj rezultoj ol siaj samuloj hindaj aŭ urugvajaj, kiujn oni kelkfoje akuzis praktiki “armean turismon” en DRK*. Ankaŭ Sudafriko, mineja potenculo, insistas scii, kio okazas en tiu ĉi tre strategia regiono. Grava nafto-tavolo estis malkovrita en 2012 en la nacia parko de Virunga, ĉe la piedo de la vulkano. La brita societo Soco kondukas tie esploradon.

*  Akuzo formulita en decembro 2012 de s-ro Yoweri Museveni, la prezidanto de Ugando, post la sturmo al Goma en novembro 2012 fare de M23, kie nur mil kvincent blukaskuloj estis deplojitaj.

Ĉe alia tablo troviĝas politika konsilisto de la belga ambasadejo en Kinŝaso. S -ro Wim Schaerlaekens venas ĉi tien por “mezuri la temperaturon” en Goma. “La ruandanoj ne plu povas fari kion ili volas ĉi tie, li klarigas. La internacia komunumo, kaj eĉ la afrikaj landoj kiel Sudafriko kaj Angolo, ne plu akceptas tion.”

Por kompreni la eventojn, kiuj okazas en la oriento de Kongo, necesas rigardi la fadenfaskojn de la aliancoj, kiuj strukturas la regionan politikon. S-ro Yoweri Museveni, la Ugando-prezidanto, estis aliancano de Mobutu, tiama prezidanto de Zairo, malnova nomo de la lando; li poste alportis helpon al s-ro Paul Kagamé, la ĉefo de la Ruanda patriota Fronto (RPF), kiam tiu ĉi lanĉis sian ofensivon kontraŭ la rasisma reĝimo de Juvénal Habyarimana, en 1993-1994. Fariĝinte prezidanto de Ruando, s-ro Kagame alianciĝis al Laurent-Désiré Kabila, la patro de la nuna prezidanto Joseph Kabila. Jen kial ĉiuj intertraktadoj pri paco en orienta Kongo okazas en Kampala, la uganda ĉefurbo. La rajto de la plejaĝeco devigas, s-ro Museveni, 69-jara, reganto de 1986, kunvokas la kunvenojn en sia hejmo. S-ro Kabila, 42-jara, ĉefo de la plej granda lando de la subsahara Afriko laŭ la areo kaj la naturaj riĉaĵoj, venas al la kunveno, kvazaŭ li estus obeanta. Ĉiufoje, oni rediskutas la divid-regulojn de la minejaj rentoj de orienta Kongo kun ties du mafioĉefoj.

“Nenio estas intertraktebla! Necesas subpremi ĉiujn armitajn grupojn! La internacia komunumo devas ne plu alvoki al dialogo!” Je dudek sep kilometroj de Goma, la kamparanoj de Kibumba, zono liberigita el la M23 la 26-an de oktobro, estas elĉerpitaj. Ili kritikas s-inon Mary Robinson, special-senditon de la UN en la regiono de la Grandaj Lagoj, kiu ne ĉesas postuli pac-intertraktadon. En la regiono, la “internacia komunumo” estas perceptata kiel unu el la protagonistoj de tiu senfina konflikto, kie ĉiuj sekrete agas por ekspluati la riĉaĵojn de la DRK.

Ŝuitaj per kaŭĉukaj botoj, la etaj farmistoj vendas la malmulton, kiujn ili sukcesis kreskigi: verdajn cepojn kaj stakojn da brasikoj. La milito malhelpis ilin sarki la terpomojn. La ribeluloj de la M23, ĉirkaŭ mil kvincent homoj parolantaj la svahilan, kiel en Goma, aŭ la ruandan, kiel en Ruando, estas suspektataj esti armitaj kaj financitaj de Ruando kaj Ugando. Ne ĉiuj estas tucioj, kiel ili ŝatus kredigi, kaj ili, laŭ iuj, varbas eĉ la senlaborajn hutuojn, kiuj troviĝas en la regiono. Tiuj homoj pagas sin mem per submeto de la loĝantoj al imposto. “Ili postulis 500 frankojn [0,40 centimoj da eŭro] por ĉio, ĉiu infano, ĉiu domo, la pasrajto por iri al la lernejo aŭ la bazaro”, atestas Innocent, 21-jara, loĝanto de Kibumba. “Ili devigis nin labori kaj demandis, kie estas la ercoj.”

Grupo de UN-fakuloj pri la DRK estis formita en 2004 por sekvi la evoluon de la regiono. Ĝiaj raportoj pri la ekspluatado de la minejaj riĉaĵoj fare de la armitaj grupoj devigis la okcidentajn landojn forte premi Kigali, per senigo, ekde 2012, je la germana, brita kaj nederlanda buĝet-helpo. Ĉirkaŭ 51 milionoj da eŭroj. Estas tre malfacile ricevi fidindajn taksojn pri la amplekso de tiu neleĝa komerco, eĉ ĉe la fakulo-grupo de la UN. Strange, ties respondeculoj ne deziras publikigi siajn taksojn, kvankam ili disponas pri precizaj informoj.

Nur la sola koltan-minejo de Rubaya, vilaĝo en Masisi-regiono, okcidente de Goma, enspezigas ĉirkaŭ 3,5 milionojn da dolaroj monate. “Ni vendas kvindek tunojn monate de la komenco de la jaro” indikas s-ro Robert Seninga, deputito de la provinco. Tiu alta viro estas la administranto de Cooperama, la kooperativo kiu superregas la minejon. Li estas suspektata kunlabori kun la M23 por transigi la ercon en Ruandon, kiu eksportas ĝin al Ĉinujo, kie troviĝas la solaj aĉetontoj pretaj implikiĝi en la komerco de la “sangaj ercoj”. Por sekurigi la ekspluatejon, milico nomata Nyatura (“perforte preni” en la ruanda) estis formita en Rubaya, varbante en la loka loĝantaro. “Pro grava sensekureco en la regiono, kaj senlaboreco en la urbo, la junuloj de Nord-Kivuo havas elekton inter nur la armitaj grupoj kaj la laboro en la minejo”, diras Chrispin Mvano, ĵurnalisto de Goma, kiu laboras por Reuters.

La ruanda prezidanto akuzata pri ĉiuj malbonoj

“Ni tre fieras pri nia armeo. Estas granda ĝojo, ke ĝi venkis, ĉi-foje, la M23” ĝojegas studento en Goma. La situacio multe maltrankviligas liajn kamaradojn en la universitato, kiu ankoraŭ funkcias, pli malpli bone. La fasado de la Supera Komerco-Instituto (SKI) estas tute blue farbita, la koloro de la telefon-kompanio Vodacom. Profesoro pri sociologio konfesas, ke la fakultato pretervivas per siaj malmultaj rimedoj. “La gepatroj estas malriĉaj, la studentoj laboras kiel motorciklo-taksiistoj aŭ noktogardistoj por pagi sian studadon, 300 dolarojn jare, kaj la luprezon de eta ĉambro, inter 15 kaj 25 dolaroj monate”. Ankaŭ la instruistoj havas paralelajn laborojn. “Niaj salajroj estas ne regule pagataj. Ni povas resti du aŭ tri monatojn sen salajro. Do ni elturniĝas. Oni vendas karbon, brasikon, frititajn kukojn.” Eĉ en la universitatoj, la minaco de la milicoj ŝvebas. La studentoj mem organizas sian sekurecon. Iu ajn nekonata homo estas tuj ĉirkaŭata de koleraj junuloj. Unu el tiuj improvizitaj gardistoj, s-ro Dolphe Kalambayi, 21-jara, levas bakora, tradician ĉefo-bastonon el ligno, grandan kiel klabo, al kiu ligiĝas magiaj povoj.

Tiu studento pri politika scienco prezentas sin kiel “komandanton de la universitata sekureco”. Lia misio estas: “malhelpi la banditojn veni prirabi nian universitatan heredaĵon kaj bruligi niajn diplomojn”, li diras. Lia patro estis ribelulo de la Konga Kuniĝo por Demokratio (france: RCD). Li mem eble aliĝos al la regula armeo de Kongo, “pro kompenso-deziro”. Kial? “Dudek jaroj da milito, tio estas tro! Ruando disvolviĝas per niaj riĉaĵoj dum ni retroiras. La milito devas reiri tien de kie ĝi venis: al Ruando!” Multaj diskutoj temas pri s-ro Kagamé, kiun oni akuzas pri ĉiuj malbonoj de la regiono. Li unue postkuris, per rabekspedicioj en kongan teritorion, la hutuojn de la Interahamwe, kiuj fuĝis orienten de Kongo post la genocido de la Tucioj en 1994. Poste, pretekste de lukto kontraŭ la gentomurdintoj, li trudis sian pludaŭran ĉeeston en la regiono, tra armitaj grupoj kiel la M23. Bonheur, 22-jara, studento pri kompara juro, restas ekster tiuj diskutoj. “La politiko estas tro granda risko, li klarigas kun rideto. Paroli pri tio povas esti danĝere.” Li revas iri studi en pli bonaj kondiĉoj, en Kampala, Ugando. Li ne scias, kion li faros poste. “Eble labori en UN-agentejo por starigi bonan regadon en Kongo. La homoj tro multe suferas. Eĉ manĝi viandon estas lukso, en Goma.”

Ĉe la granda bazaro de Virunga, virinoj vendas legomojn sur la grundo. Riziki, 25-jara, pagas 8 centimojn da eŭro tage por tiu vendoloko. Ŝi perlaboras inter 10 kaj 30 dolarojn semajne, vendante kontraŭ 100 kongaj frankoj unu kilogramon da “difektaj” tomatoj, kaj kontraŭ 500 frankoj unu kilogramon da “bonkvalitaj”. “La plejmultaj homoj ĉi tie estas tro malriĉaj por aĉeti fiŝon aŭ viandon. Necesas almenaŭ 3000 kongaj frankoj [2,40 eŭroj] por fiŝo, kiu venas de malproksime... Oni ne fiŝkaptas en la apuda lago, mi ne scias kial.” Ŝi manĝas viandon de kapro aŭ bovo nur dufoje monate. Fazeoloj, riĉaj je proteinoj, estas la baza nutraĵo, same kiel en la najbara Ruando. Ŝi konstatas mankon de varoj dum la bataloj. Tio estas ŝia tuta scio pri la aferoj de la milito. Pri la cetero, ŝi “ne scias”.

La bazaro daŭras ĝis la 20-a horo, lumigita de kandeloj, petrollampoj kaj torĉoj, kiujn kelkaj portas sur sia frunto, kiel ministoj. “Elektro troviĝas nur en la kvartaloj de gravuloj, tie, kie estas la Monusco, la guberniestro kaj la eksterlandanoj.”, diras Panjo Rebecca, vendistino. Sed ŝi ne plendas. “Oni tamen povas bone vivi en Goma. La sola problemo estas la prezoj de la varoj, kiuj ekflamas pro la alfluo de la delokitaj homoj.”

Iom pli for, en la popol-kvartalo Kassika, la vendistinoj ne kaŝas sian malkontenton. “Ni estas ĉampionoj pri mortigado, priploras virino, kiu vendas maniok-farunon. Ĉiuvespere, estas mortigitoj en la kvartalo. Banditoj aŭ neregataj soldatoj venas prirabi domojn, perfortante pordojn nokte. Ni ne vidas policon.” La loĝantoj ankaŭ ne vidas Monusco-patrolojn apud siaj loĝejoj. “Plej ofte, kiam oni vekiĝas matene, oni ekscias, ke tiu aŭ tiu ĉi mortis”, rakontas s-ro Bissimwa Chifizi, instruisto pri historio , kiu ankaŭ havas spicvendejon. “Nur en la pasinta nokto, estis du murdoj. La armiloj, kiuj circulas en la regiono falas en la manojn de ŝtelistoj, kiuj segas la pafiltubon de kalaŝnikov-mitraletoj por fari el ili revolverojn.”

Post 6-hora laboro en sia 4-kvadratmetra butiko lumigita per tri kandeloj, li enspezis nur 1,50 eŭrojn. Li pasigas la tempon diskutante kun siaj najbaroj pri sia agado kiel prezidanto de la komitato por elektrizado de la kvartalo. “Ni muntigis elektrajn dratojn, kolektante kotizojn, por helpi la Nacian Societon de Elektro (NSEL)? Sed ĝi ne sendas al ni elektron. Tio fariĝis vera komerco: la agentoj de la NSEL provizas nur tiujn, kiuj plej ofertas. Ili estas tre koruptitaj. Ĉar la urbo plenas je etaj fabrikoj, panfarejoj, riparejoj por motorcikloj, ili prenos monon de ĉie.”

Koncerne akvon, “ĝi neniam ekzistis en Kassika”, certigas patrino. Neniun fontanon oni instalis por la du mil loĝantoj de tiuj senasfaltaj stratetoj. La virinoj do iras ĉerpi akvon en la najbara kvartalo Bisso, kie la Ruĝa Kruco instalis puton. Oni revendas dudeklitrajn ujojn da akvo kontraŭ 4 centimoj da eŭro.

“Ni estas ne-ŝtato, bedaŭras s-ro Chifizi. Kiam la neregistaraj organizaĵoj alvenas la respondeculoj ne orientas ilin al ĝeneral-interesaj projektoj. Nur al urĝaĵoj kaj nutraĵoj.” Nokte, laŭlonge de bulvardoj, junuloj rostas kolbasojn faritajn el vagantaj hundoj kaptitaj surstrate. Oni kelkfoje aŭdas fajfilon: la sola armilo pri kiu disponas la civiluloj por averti la aliajn, de domo al domo, kaze de agreso.

Sabine CESSOU

Kivuo en la milito de la Grandaj Lagoj

1994. Genocido de la tucioj de Ruando; formiĝo de la rifuĝ-tendaro de Goma en Zairo.

Majo 1997. La tucioj de Kivuo (Banyamulenge), subtenitaj de Burundo, Ugando kaj Ruando, partoprenas la faligon de la zaira prezidanto Mobutu Sese Seko. Laurent-Désiré Kabila prenas lian lokon. Zairo fariĝas la Demokrata Respubliko Kongo (DRK). Fino de la “unua Kongo-milito”.

Aŭgusto 1998. Helpe de Ruando, la banyamulenge de Goma formas politiko-militistan koalicion, la Kongan Kuniĝon por Demokratio (KKD; france: RCD). Komenco de la “dua Kongo-milito”.

Julio 1999. Batal-ĉesigo de Lusaka.

30 novembro 1999. Kreado de la UN-Misio en DRK (france: Monuc).

Januaro 2001. Murdo de Laurent-Désiré Kabila. S-ro Joseph Kabila, lia filo, fariĝas lia posteulo.

30 Julio 2002. Interkonsento de Pretoria inter la DRK (senarmigo de la ruandaj hutuaj ribeluloj) kaj Ruando (forigi sian armeon el la DRK).

31 Decembro 2002. Interkonsento de Gbadolite. Fino de la “dua Kongo-milito”.

2004. En Bukavu (Sud-Kivuo), alfrontiĝoj inter la armeo de DRK (FARDC) kaj du grupoj banyamulenge. En Kanybayonga (Nord-Kivuo), bataloj inter la RCD kaj la FARDC.

30 Aŭgusto 2007. Alfrontiĝoj en Nord-Kivuo inter la FARDC kaj la Nacia Kongreso por Defendo de la Popolo (france: CNDP) de s-ro Laurent Nkunda, eksribelulo de la RCD.

2008. Pac-Konferenco en Goma.

Marto 2012. Alfrontiĝoj inter la FARDC kaj la Maï-Maï-ribeluloj de la Alianco de Patriotoj por libera kaj suverena Kongo (APCLS) en Nord-Kivuo.

Majo 2012. Kreado de la Movado de la 23-a de marto (M23), kiu kaptas Goma en novembro.

18 Marto 2013. Kapitulaco de s-ro Bosco Ntaganda, ĉefo de la M23.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la granda ludo de naciecoj

Arabaj virinoj, la egaleco malrespektata

“Imagita komunumo”, laŭ la historiisto Benedict Anderson, la nacio estas ofte analizita en terminoj de subjektiveco, kaj la nacia aparteno perceptata kiel sento: oni sin “sentas” - pli ol oni estas — franco, meksikano, alĝeriano aŭ japano. Tiu ĉi aliro tamen neglektas gravan faktoron: la civitaneco estas ankrita en la leĝo, jure kodigita de la politika povo. Grundo-juro (simpla, duobla aŭ prokrastita), sango-juro (senkondiĉa aŭ limigita je difinita nombro da generacioj), civitanigo, ricevo tra geedziĝo, ktp.: ĉiu ŝtato estas libera difini kiel ĝi transdonas la civitanecon, kun kelkfoje evidentaj maljustaĵoj.

“MI RENKONTIS Guillaume, kiu estas franco, en 1996. Li estis civil-servanto kaj studis en Libano. De tiam, ni ne plu disiĝis”, rakontas Lina*, 40-jara libana arkitektino. Kaj tamen tiu rilato ne estis simpla. “Mi estis islamano kaj li kristano. Ni ne povis geedziĝi ĉi tie, ĉar civila geedziĝo ne ekzistas. Mi do edzigis lin en Kipro en 2000.” La paro poste deklaras sian edzecon al la libanaj kaj francaj aŭtoritatuloj en Bejruto. Lina ricevas la francan civitanecon post unu jaro, sed ili restas en “lando de la cedro”. Guillaume ĝin ŝatas, eĉ se la administraj trudoj estas pezaj: li devas renovigi sian restadpermeson ĉiun jaron. “Ĉiuj klopodoj estas pezaj, tio tre streĉigas min”, konfidas ĉi tiu 45-jara konsilisto pri nemoveblaĵoj.

*  Kelkaj el la renkontitaj personoj deziris resti anonimaj.

En 2004, kiam ilia unua filo naskiĝas, Lina malkovras, ke tio estis nenio, kompare kun tio, kio ilin atendis: “Mia infano, naskita en Libano de libana patrino, bezonas restad-permeson, kvazaŭ li estus eksterlandano!” Ĉar Libano, same kiel, en la araba mondo, Kuvejto, Kataro, Sirio, Omano, Sudano kaj Somalio, ne permesas al la patrinoj transdoni sian civitanecon al siaj infanoj. Krom se la patro estas nekonata.

De nun, la paro, kiu havas du filojn, devas alfronti la demandojn de la plej aĝa: “Kio mi estas? Kial mi ne havas libanan pasporton?” Por Lina, “estas maljuste respondi: “Vi estas libanano, sed ne tiom, kiom la aliaj””. La patro estas frustrita por siaj filoj, kiuj aliros nek al la publika lernejo, nek al la sansistemo, nek al posedo aŭ kreado de entreprenoj, nek al kelkaj profesioj rezervitaj. Kaj tiu ne-statuso estas hereda.

Zeynab, kies vivo estas rakontita en la dokumenta filmo All for the Nation realigita en 2011 de Carol Mansour, eĉ ne havas identigilon. Ŝi naskiĝis kaj kreskis en Libano, sed ŝia egipta patro forpasis antaŭ ol povi registri ŝin en Egiptujo. Ŝi do ne ekzistas en la registroj de la libana ŝtato. Eĉ pli malbone, ŝia patrino estis devigita meti siajn infanojn en orfejon: sen civitaneco, neniu rajto, nek senpaga lernejo, nenio.

En la sama dokumenta filmo, Adel, egipta advokato, edzo de libananino kun kiu li havis du filojn, rakontas sian forpelon el Libano. Li ankaŭ elvokas la financan renton de la restad-permesoj por Libano: senpaga por la franco Guillaume, sed ne por li. Precipe, tiu permeso povas esti rifuzita. Tiam, tiuj edzoj kaj patroj havas kelkajn tagojn por forlasi la teritorion kaj sian familion.

En la dudek du membro-ŝtatoj de la Araba Ligo* la demando pri civitaneco ampleksas ĝian transdonon pro naskiĝo aŭ edziĝo, la civitanigon, duoblan civitanecon, la forlason de civitaneco por akiri alian, la grundo-juron kaj la sango-juron. Virinoj estas tie la plej tuŝitaj de tiuj civitanec-kodoj. Cetere, kvankam preskaŭ ĉiuj tiuj landoj ratifis, en 1981, la Konvencion pri forigo de ĉiaj diskriminacioj kontraŭ virinoj (Cedaw), preskaŭ ĉiuj tiuj landoj esprimis rezervojn pri la 2-a artikolo, kiu koncernas la starigendajn rimedojn, kaj pri la 9 -a artikolo, kiu elvokas la transdonon de civitaneco al infanoj.

*  Alĝerio, Sauda Arabujo, Barejno, Komoroj, Ĝibutio, Egiptujo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Irako, Jordanio, Kuvajto, Libano, Libio, Maroko, Maŭritanio, Omano, Palestino, Kataro, Somalio, Sudano, Sirio, Tunizio kaj Jemeno.

Do asocioj aktivas por egaleco de la rajtoj. Viroj ja povas transdoni sian naciecon al siaj eksterlandaj edzinoj kaj al siaj infanoj, kie ajn ili naskiĝas. La eksterlandaninoj, kiuj edzigas arabojn havas pli da rajtoj ol la landaninoj edzinigitaj al nenacianoj, kaj malpli da trudaĵoj.

Tio estas la kazo de s-ino Susie Khalil, kiu renkontis s-ron Adnan Khalil en 1977, en la universitato de Arizono. Ŝi estas usonanino, 25-jara. Li naskiĝis kaj kreskis en Ĝido. Dek du jarojn poste ŝi edzigas lin. Ili havas filon, Adam, kiu aŭtomate ricevas la saudan civitanecon, kvankam li naskiĝis en Usono kaj neniam vivis en la reĝlando. Tridek jarojn post sia renkontiĝo, ili transloĝiĝas al Ĝido. Susie rajtas preni la civitanecon, sed ŝi ne petas ĝin: “Tio donas avantaĝojn, kiujn mi ne vere bezonas. Mia situacio ne estas tia, kia tiu de la saudaninoj edziniĝintaj kun ne-saudanoj”, ŝi diras, konscia pri sia privilegia statuso. Tamen ŝi demandas sin: “Kio mi fariĝus, se io malbona okazus al mia edzo?”

Post longaj intertraktadoj kaj transnaciaj sentivigaj kampanjoj, kelkaj leĝaroj evoluis. De la operacio “mia nacieco”, la libana restadpermeso ne plu devas esti refarita ĉiujare, sed ĉiun trian jaron; kaj, en marto 2012, la unuan fojon, la ministraro metis la demandon ĉe la tagordo. Krome, de respektive 2005 kaj 2006, la ne-nacianoj edziĝintaj kun alĝerianinoj aŭ irakaninoj povas akiri la civitanecon, same kiel iliaj infanoj. Akiri la naciecon de la patrino eblas de 2008 en Maroko kaj Egiptujo — rajto konfirmita de la Konstitucio redaktika post la eksigo de s-ro Mohamed Morsi, kiu ĉi-monate estis submetata al referendumo-, kaj de 2010 en Tunizio kaj Libio — kelkfoje sub kondiĉoj, kiel ekzemple ke la edzo estas islamano.

S-ino Amina Lotfi, nacia prezidanto de la Asocio Demokratia de la Virinoj de Maroko (ADVM) priskribas “longan procezon komencitan antaŭ dudeko da jaroj”. Ĉi tiu progreso estas ligita al pli larĝaj reformoj sur ĉiuj kampoj (justico, laboro, ktp.) kaj precipe al la revizio de la familia kodo, la moudawana*. Estas ja la virinoj, kiuj avertis la asociojn pri tiu institucia perforto.” Resuma noto estis prezentita al la komisiono nomumita de la reĝo por la revizio de la moudawana. Jam en 2001 konsultadoj kaj ampleksa kampanjo estis kondukataj. “Fronte al la mobiliziĝo de la konservativaj movadoj, la asocioj formis koalicion. Ni kreis la “printempon de egaleco” en 2002. Ni do havis“printempon” antaŭ la araba printempo”, rimarkas s-inon Lofti. En 2007, la kodo pri civitaneco datumante je 1958 estas fine reviziita de la registaro. La kampanjo daŭris pli ol sep jarojn.

*  Vd. Wendy Kristianasen, “Intervirina debato en Islamujo”, Le Monde diplomatique, aprilo 2004

Ĉi tiu reformo ŝanĝis la vivon de Amina, 51-jara marokanino, edziniĝinta de 2002 al tuniziano. Ekde ŝia naskiĝo, ilia filino estas tre malsana kaj devas ricevi gravajn operaciojn: “Ni devis pagi la hospitalon, ĉar ŝi havis nur la tunizian naciecon.” Amina elĉerpiĝas, laboranta kiel purigistino por pagi la kuraco-kostojn. Estis tre peza ŝarĝo por tiu malriĉa paro, proksima al rompiĝo. Nun la knabino estas dek-jara. Ŝia dosiero estis pristudita de la tribunalo en du monatoj, kaj la sezamo estis donita. “Ni ankoraŭ estas malriĉaj, mia filino restas malsana, sed ŝi estas maroka malriĉulino, nun, ŝi do havas rajtojn”, konkludas Amina. Ĝis nun tamen, virinoj publike akuzas tro malrapidan traktadon de iliaj petoj, kiel ekzemple Ilham, maroka patrino kies edzo estas maliano.

Siaflanke, Sauda Arabujo, Jemeno, Jordanio, Maŭritanio kaj Komoroj fleksebligis sian leĝaron. De 2011, la virinoj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj povas transdoni sian naciecon al siaj infanoj el tiel nomata “miksita” geedziĝo: jen premiero en lando de la Golfo. Fariĝinte 18-jaraj, la junuloj devas deponi pet-dosieron, same kiel en Sauda Arabujo, eĉ se la emirlanda sistemo estas pli fleksebla. Principe, ili de la naskiĝo havas la samajn rajtojn kiel la emirlandanoj, sed la leĝo ne estas ĉiam aplikata. Kaj la patrinoj ne nepre konas ĝin. Sekve, la mobiliziĝo daŭras. Parlamenta elekto estas planata en novembro 2014: “Nun aŭ neniam estas nia ŝanco modifi tiun leĝon”, deklaras Lina. Ŝi tamen komencas dubi: la kondukitaj kampanjoj ŝajne ne ĉesigis la unuopajn reguligojn, celantajn “aĉeti” venkon ĉe la baloto.

“La malfacilaĵoj ligitaj al akiro de civitaneco estigis plejmulte da mobilizado en la ĉi-lastaj jaroj, ĉar ili tuŝas familiajn ĉiutagaĵojn: la administraciaj statusoj igas diskriminacion tre videbla, klarigas Claire Beaugrand, asociita esploristino ĉe la Franca Instituto de Proksim-Oriento Institut Français du Proche-Orient (IFPO) kaj analizisto por la Golfo-landoj ĉe la International Crisis Group. La konsekvencoj de ŝanĝo de leĝaro varias. Revizii la transdon-regulojn malfermas la vojon al modifo de la loĝantaro-enhavo. En Libano, kie la demando estas aparte sentiva, ekzistas granda timo, ke la palestinanoj iom post iom integriĝos en la loĝantaron per geedziĝo. Krome, aparte en la Golfo, la celebrado de limiga nacieco, de kultura kaj etna “inter si”, estas risorto por legitimigi la aŭtoritaton. Tio esprimiĝas per instigo al geedziĝo inter samnacianoj, inkluzive por viroj. La minaco fine estas precipe politika.”

La Korano kaj aliaj religiaj tekstoj evidente diras nenion pri leĝoj koncerne civitanecon: “Citi, pri tio, religiajn ordonojn estas falsige, sed ĝi estas tre potenca faktoro de senmoveco. La demando ne tiom estas denunci la pretekston kiel falsan aŭ nekoheran, kiom kompreni kial ĝi renkontas eĥon”, daŭrigas Beaugrand. “En la araba mondo, la kodojn de la persona statuso inspiras religiaj principoj; kontesti la sistemon de vira dominado estas do ofte tre malfacile. Precipe kiam la leĝoj estas voĉdonitaj de viraj asembleoj.”.

La koloniado kaj modifo de la landlimoj dum tiu periodo, la militoj, la malkoloniigo kaj la delikata ekvilibro de la socio pro religiaj konfliktoj (Libano) aŭ etnaj (Sudano): tiom da elementoj, kiuj draste ŝanĝis tiujn regionojn kaj iliajn leĝarojn. Pluraj landoj pravigas la limigojn, asertante, ke donaci la naciecon al la palestinanoj detruus ilian identecon, kaj atencus la rajton al reveno kaj al kreado de ŝtato. La libana kampanjo rifuzas tiun argumenton: laŭ la statistikoj, nur 6% de la libananinoj edziniĝintaj al eksterlandanoj, havas palestinan edzon.

Ĉu la “araba printempo” havos konsekvencojn al la demando pri civitaneco? “Mia edzo oferis sian enfrancujan vivon por mi. Estus justa kompenso doni al li la civitanecon”, pledas Lina. Ŝi rakontas, kiel ŝi eksciis, ke ŝi devas pagi enir-rajton en Libanon por sia dua filo, kiam ŝi iris deponi peton por senpaga restad-permeso. “Mia infano naskiĝis ĉi tie, mia libana sango fluas en liajn vejnojn kaj li eliris el mia libana korpo. Ĉu estas ja libana teritorio ĉi tie?”, ŝi ĵetis al la administracia agento. Tiu respondis al ŝi: “Li estas eksterlandano, li devas pagi.”

Warda Mohamed


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Germanio, modelaj kliŝoj

LASTAN SEPTEMBRON, la parlament-elektoj en la Federacia Respubliko Germanio subite inspiris eseistojn, ĵurnalistojn kaj eldonistojn, dum tiu lando ĝis tiam estis malofte pritraktata. Jen la okazo por fari pontojn por azenoj kaj uzi komfortajn padojn. La lasta libro de Alain Minc* malfermiĝas per surpriza “Feliĉa kiel Dio en Germanio!”, inversigita eĥo de la germana (juda) diro “Feliĉa kiel Dio en Francio”, kaj esprimas per “kor-elkrion”, lian “grandegan admiron por la nuntempa Germanio”. Kaj li observas ke nur “la malklera kontraŭgermanismo” kaj la “pesimismo” de la francoj igas ilin “kredi, ke la germana trudemo estas neinversigebla kaj do ke la imperia tento, flanke de Berlino, estas neevitebla. Nenio estas pli malĝusta”. La Federacia Respubliko, laŭ Minc, aspiras “domini nek la mondon nek Eŭropon, sed esti “granda Svislando” prospera, paca.”

*  Alain Minc: Vive l’Allemagne!” [“Vivu Germanio!”], Grasset, Parizo, 2013, 156 paĝoj, 10 eŭroj.

Mallonge, jam en la antaŭparolo ĉio estas dirita. Ĉio, escepte de tio kio kontraŭdiras la tezon de tiu eseeto. Kvankam ĝi mencias s-ron Gerhard Schröder kaj la Harz-leĝojn, ĝi bone evitas prezenti iliajn konsekvencojn, ekzemple la eksplodan altiĝon de la provizoreco kaj de la malriĉeco. Nenion ankaŭ pri la politiko, kiun Germanio trudas al siaj partneroj: ĝi praktikas “al la Eŭropa Unio la kiom eble plej malkrudan influon”. Pri tio Ateno eble ne konvinkiĝis ...

Odile Benyahia-Kouider, male, ne cenzuras la faktojn. Hodiaŭ granda raportisto ĉe la Nouvel Observateur, la aŭtorino de “Germanio pagos”* estis dum kvin jaroj korespondanto de [Libération en Germanio. Malamika al ĉia germanofobio, ŝi tamen prilumas la ombrajn zonojn de nia najbaro. “En Germanio ekzistas proporcie pli da malriĉuloj kaj da ekskluditoj ol en Francio”, skribas ŝi, citante statistikojn de la Instituto pri Laboro kaj Kvalifiko (ILK): 5,8 milionoj da personoj, do preskaŭ unu germano el kvin, laboras por malpli ol 8,50 eŭroj hore; 1,5 milionoj laboras por malpli ol 5 eŭroj hore. Oni komprenas, ke la enkonduko, fare de la nova koalicio, de minimuma salajro ‒ 8,50 eŭroj hore ‒ estas akceptata kiel revolucio ...

*  Odile Benyahia-Kouider: “L’Allemagne paiera. Voyage au pays d’Angela [Germanio pagos. Vojaĝo en la landon de Angela (Merkel, la germana ĉefministro), Fayard, Parizo, 2013, 265 paĝoj, 18 eŭroj.

Kroma malfortaĵo, la demografio. Kun 1,3 infanoj de virino (kontraŭ 2,01 en Francio), “la lando havos 68,5 milionojn da loĝantoj en 2050, kontraŭ aktuale 81 milionoj”. Kaj la aŭtorino aldonas: “Ĉu tiom malalta naskokvoto estas la signo de Germanio kiu volas domini Eŭropon?” Ŝi maltrankviliĝas pro la supreniro de la ekstremdekstro ‒ naŭ turkaj etkomercistoj kaj juna policistino estis murditaj inter 2000 kaj 2006, de la Naci-socialista Subgrundo, kiun la gazetaro nomas “Frakcio bruna armeo”. “Germanio malkovris konsternite, ke Hitlero ne estas komplete mortinta, ke liaj ideoj disvastigis sian venenon ĝis en la trian postmilitan generacion.”

Tiujn kritikojn kaj ceterajn, Bruno Odent, ĉefo de la servo Mondo de L’Humanité kaj specialisto pri Germanio de pli ol dudek jaroj, sistemigas en sia libro “Germana modelo, trompo”.* “Germanio, resumas li, “estas mem kaptita de la krizo. Stagnado de ĝia ekonomio estas programita, en la plej bona kazo, por 2013. [...] La kontraŭsociaj reformoj lanĉitaj komence de la jardeko 2000 de la kanceliero Gerhard Schröder, daŭrigataj de Angela Merkel, kreas amasan provizorecon kiu sufokas la internan postulon. Kaj la buĝeta malabundo trudataj al la eŭropaj partneroj malpliigas la vendojn de la eksportantaj firmaoj.[...] La socia kaj profesia diskriminacio de la virinoj daŭras. La demografia krizo etendiĝas. La kostoj por energio eksplodas. Kaj la prezoj por lui loĝejon kaj de la nemoveblaĵoj, kiuj ĝis nun ne multe moviĝis, komencas siavice ankaŭ kreskegi.”

*  Bruno Odent; Modèle allemand, une imposture. L’Europe en danger [Germana modelo, trompo. Eŭropo en danĝero], Le Temps des cerises, Parizo, 2013, 202 paĝoj, 15 eŭroj.

La aŭtoro, rigora, apogas sian enketadon sur multaj klarigaj ekzemploj kaj signifaj nombroj. “Eŭropo estas en danĝero, konkludas li. Ĉar la kunefikado de disponoj, kiuj gravigas la socialajn suferojn kaj la multiĝon de la aferoj povas profundigi la miskrediton de la politikaj gvidantoj ĝis “neregeblo” [...]. Tiu danĝera koktelo estas evidenta orpluvo por la popolismoj, la ekstremdekstro kaj la adeptoj de kaŝangulaj identecoj, naciistoj, regionistoj, kiuj progresas en Eŭropo.”

Dominique VIDAL.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malantaŭ la sukceso de la sudkorea giganto

Samsung, la imperio da timo

Ĝia poŝtelefono Galaxy propulsis ĝin al la centro de atento tiom, ke ĝiaj vendoj preterpasis tiujn de ĝia rivalo Apple. Rezulte, Samsung kaj Apple kondukas senkompatan militon ĉe la tribunaloj kaj la internaciaj aŭtoritatuloj. Sed la sudkorea kompanio okupiĝas pri multe pli ol elektronikaĵoj, kaj ĝiaj plurfacetaj agadoj konsistigas potencan konzernon kiu influas la politikon, la justicon kaj la gazetaron de sia lando.

Oni tute ne povas pretervidi ĝin, eĉ meze de ĉi tiu arbaro da vitraj konstruaĵoj, ĉiu kun formo pli bizara ol la aliaj, ĉar ĉi tie originaleco estas signo de eminenteco. La Turo de Samsung elstaras en la koro de Gangnam, unu el la plej pompaĉaj kvartaloj de Seulo, kun siaj gigantaj avenuoj, luksaj aŭtoj kaj laŭmodaj gejunuloj, distrikto tutmonde famigita de la kantisto Psy en lia video Gangnam Style.

Ĉi tie, Samsung Electronics prezentas siajn plej spektakloriĉajn inventaĵojn sur tri etaĝoj de la Turo: gigantaj ekranoj kiuj transformas vin en golfiston aŭ basbalan ĉampionon; 3D-aj televidiloj; fridujoj kun travideblaj paneloj kiuj sugestas receptojn surbaze de la enhavo de la fridujo; speguloj kun sentiloj por montri vian korritmon kaj temperaturon ... Kaj, en la honorloko, la plej nova juvelo de la kompanio: la inteligenta poŝtelefono Galaxy S4 lastatempe lanĉita tutmonden.

Jen la helbrila vizaĝo de Samsung. Je malfrua horo posttagmeza en majo, dekoj da adoleskantoj kolektiĝas ĉi tie, kelkcent metrojn de la Universitato de Seulo. Ili iras de unu stando al alia, mirante pri la teknologio. Ĉiu, al kiu oni parolas, asertas ke laborposteno ĉe Samsung estus la plenumo de revo.

Tiu estas opinio tre ofte aŭdata. Samsung jam preterpasis kaj la usonan koloson Apple kaj la japanan Sony en la merkatoj de poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj, kaj “ĝi estas la giganto de la alta teknologio” deklaris juna esploristo lastatempe dungita de la templo de novigado, Samsung Design. Ĝiaj kompanioj partoprenis la konstruon de la plej alta konstruaĵo en la mondo en Dubajo kaj de termonuklea elektrocentralo en Abu-Dabio. Samsung, Samsung denove, ĉiam Samsung.

La kompanio okupiĝas pri ĉio, de ŝipkonstruado ĝis atoma energio, de peza industrio ĝis domkonstruado, amuzparkoj ĝis armiloj, elektronikaĵoj ĝis podetala komerco kaj eĉ kvartalaj bakejoj, asekuro kaj esplorinstitutoj. Samsung estas tio, kion koreoj nomas “ĉaebolo” (재벌, chaebol), el chae, signifanta “riĉeco”, kaj bol, signifanta “familio” aŭ “klano”, institucio sen ekvivalento aliloke en la mondo*.

*  Vidu Laurent Carroué, ‘Les travailleurs coréens à l’assaut du dragon’, Le Monde diplomatique februaro 1997, kaj Jacques Decornoy, ‘Délicate fin de guerre dans la péninsule de Corée’, Le Monde diplomatique novembro 1994.

Park Je-song estas esploristo ĉe la Korea Labor-Instituto (KLI). “En Sud-Koreio”, li diras, “oni naskiĝas en akuŝejo kiu apartenas al ĉaebolo, oni ĉeestas ĉaebolan lernejon, oni ricevas salajron de ĉaebolo - ĉar la plimulto de malgrandaj kaj mezgrandaj komercaj entreprenoj dependas de ili-, oni loĝas en ĉaebola apartamento, oni havas ĉaebolan kreditkarton, kaj eĉ estas provizata per libertempo kaj butikumado fare de ĉaebolo”. Li estus povinta aldoni: “Oni povas elektiĝi kiel deputito, danke al ĉaebolo”, ĉar ĉi tiuj konzernoj financas partiojn kaj dekstrajn kaj maldekstrajn.

Estas ĉirkaŭ tridek ĉaeboloj, inter ili Hyundai, LG (Lucky Goldstar) kaj SK Group (Sunkyung Group), ĉiu posedata de granda dinastia familio. La plej potenca estas Samsung kiu aktivas en la novaj teknologioj kaj flegas sian publikan reputacion - la kompanio elspezis 9 miliardojn da eŭroj por merkatumado en 2012* - malgraŭ tio, ke, kompare kun la dramoj de ĝia familio, kun sensaciaj juraj procesoj, internaj konfliktoj, korupto kaj ekstravaganca elspezado, la televida dramserio Dallas paliĝas.

*  Benjamen Ferran, ‘Samsung a dépensé 9 milliards en marketing en 2012’, Le Figaro, Parizo, la 14a de marto 2013.

La historio de Samsung reflektas tiun de la Respubliko de Koreio kiu leviĝis de la statuso de evolulando en la 1960aj jaroj - kun rango pli malsupera ol Nord-Koreio - ĝis tiu de la 15a plej granda ekonomio de la mondo hodiaŭ. La fondinto de la kompanio, Lee Byung-chul (1910-1987), komenciĝis ĉe la malsupro per etskala entrepreno kiu havis kiel ĝian logotipon tri stelojn - sam sung en la korea. La oficiala historio emfazas lian komercan sagacon kiu ebligis, ke li koncentriĝu pri hejmaj varoj (televidiloj, fridujoj), kaj poste pri elektronikaĵoj, gajnante aklamon kaj plenigante la kasejon de la kompanio en Koreio kaj ankaŭ en okcidentaj merkatoj. Li testamentis sian riĉaĵon al siaj infanoj, pagante pli-malpli neniom da impostoj, kaj nomumis unu el siaj filoj, Lee Kun-hee, kiel sian posteulon.

Ĝojfajro de la komputiloj

La kompanio leviĝis al la pinta pozicio en la mondo laŭ vendoj de semikonduktaĵoj (Apple estas kliento), inteligentaj poŝtelefonoj, plataj ekranoj kaj televidiloj, kaj ĝi estas unu el la plej grandaj inĝenieradaj kaj kemiaj firmaoj en la mondo. Samsung estas la dudeka plej granda komerca entrepreno de la mondo* kun spezo kiu ekvivalentas kvinonon de la malneta interna produkto de Sud-Koreio. Kun propra riĉaĵo de proksimume 13 miliardoj da dolaroj, Lee Kun-hee estas la plej riĉa viro en la lando kaj la 69a plej riĉa tutmonde. Mankas en la oficiala legendo tio, ke Lee Byung-chul komencis sian entreprenon en 1938 kun la aprobo de la japanaj okupantoj de sia lando. Ĝi jam ne diras ke la kompanio kreskis per la helpo de la diktatoro Park Chung-hee kies reĝimo donis al ĝi teron, financon, pli malaltajn impostojn kaj protektismajn leĝojn. Produkto de la diktatorado, Samsung retenas kelkajn el ĝiaj karakterizaĵoj. La nuntempa kompaniestro, 71-jaraĝa, “regas kun absoluta povo super la direkto de la kompanio kaj la personaro” diras Park Je-song de KLI, “malgraŭ tio, ke li tenas nur malgrandan parton de ĝia kapitalo” (malpli ol 3%). Post kiam li parolas, ĉiuj obeas sendispute. En 1993, li ordonis al sia tuta personaro: “Ŝanĝu ĉion, krom viajn edzinojn.” Abrupte, produktoj, laborpraktikoj kaj administrado estis radikale transformitaj. Ĉi tiu fama “respondemeco pri la merkato” faris Samsung sukcesa kaj faris ĝian estron legendo.

*  (3) ‘The Forbes Global 2000’, Forbes, Nov-Jorko, majo 2013 www.forbes.com

Du jarojn poste, Lee Kun-hee organizis gigantan ĝojfajron el cent kvindek mil misfabrikitaj tekokomputiloj antaŭ ŝokitaj dungitoj. Bildoj de la sceno estis montritaj en ĉiuj fabrikoj de la firmao kiel averto ke fuŝa laboro valoras neniom pli ol cindramaso. “Nulaj mankoj” fariĝis la regulo kaj la laboristoj estis devigitaj observi ĝin.

Kim Yong-cheol, eminenta advokato, iam laboris ĉe la Ĝenerala Sekretariejo de Samsung, la interna sanktejo ankaŭ nomata Reformation Headquarters Group (kerna grupo por reformo). Li diras, ke dum kunsidoj kun la granda ĉefo, kiuj foje daŭras pli ol ses horojn, eĉ ne unu kadrulo aŭdacas trinki glason da akvo por ke ili ne devu viziti la necesejon, kion s-ro Lee malpermesas. Neniu povus paroli sen lia permeso. Esprimi dubojn estas neimageble. “Li similas diktatoron. Li ordonas, ili obeas.”

Ankaŭ subkontraktistoj ne povas ne submetiĝi. Laŭ la franca direktoro de firmao kiu konstruas luksajn urbajn konstruaĵojn kaj kiu bone konas Koreion kaj petis resti anonima, “Por labori ĉi tie, oni devas esti rekomendita. Sistemo de konkurencaj ofertoj ne ekzistas. Ĉio estas bazita sur fido. Se oni estas akceptita, oni devas tute dediĉi sin al la kompanio kaj obei ĉiujn ordonojn. La avantaĝo estas tio, ke oni povas enkonduki novajn praktikojn, sed nur sub la gardema rigardo de Samsung.” Oni ne povas labori por alia ĉaebolo nek rifuzi ordonon. “Ĉi tiuj estas feŭdaj interrilatoj” li agnoskas. Ĉe aliaj subkontraktistoj malpli prestiĝaj, povas okazi ke la kompanio arbitre tranĉas iliajn profitmarĝenojn aŭ ilin subite forprenas de la listo de provizantoj.

La advokato Kim Yong-cheol vidis la sistemon de Samsung de interne. Dum “sep jaroj kaj unu monato” li submetis siajn talentojn al la servo de la granda ĉefo kaj ties pli-malpli legitimaj komercaj praktikoj: duobla kontado, sekretaj kasoj por subaĉeti ĵurnalistojn kaj politikistojn, kaj sekretaj kontoj por plenumi proprajn bezonojn kiel tiujn de s-ino Lee, fervora amanto de la nuntempa arto. “Mi restis ĝis kiam mi eltrovis, ke ili malfermis bankokonton mianome kun dekoj de milionoj da ŭonoj*.”

*  1000 Won valoras proksimume 0,60 eŭrojn.

Li eksiĝis en 2005. Du jarojn poste, enketo komenciĝis. Lee Kun-hee estis kondamnita al enprizonigo de tri jaroj kun punprokrasto pro imposta fraŭdo kaj malversacio, sed lin amnestiis la tiama prezidanto de la respubliko, Lee Myung-bak*, siatempa estro de filio de Hyundai. F-ino Park Geun-hye, la nuna prezidanto kaj filino de la eksdiktatoro, invitis lin akompani ŝin dum vizito al Usono en majo 2013. Estis kvazaŭ la franca prezidanto kunportus Bernard Tapie* en sia bagaĝo.

*  Ne parenco de la proprietuloj de Samsung. Estas relative malmultaj familinomoj en Koreio: duono de la loĝantaro kundividas nur kvin nomojn (Lee, Kim ...)
*  Franca komercisto kaj politikisto. En La 1990aj jaroj li estis konviktita pri fraŭdo kaj korupto - ml.

Kolerigite de ĉi tiu maljustaĵo, en 2010 Kim Yong-cheol verkis Pensi Samsung-e, galoplena atako pri la kompanio*. En ĝi, li detalas la ekscesojn de la familio kaj korupton ĉe la plej altaj niveloj de la ŝtato: “Mi devis pruvi ke mi ne mensogas.” Ĉiuj tri ĉefaj ĵurnaloj - Chosun, Joongang kaj Donga, aŭ “Chojoodong”, kiel koreoj kolektive nomas ĉi tiujn senefikajn eldonaĵojn - rifuzis akcepti reklamojn pri la libro, kaj neniu el ili recenzis ĝin. Ĉiuj ligiĝas al Samsung pere de reklamoj, kovertoj regule transdonataj al ĵurnalistoj, kaj per proksimaj familiaj ligoj. Nur la ĵurnalo Hankyoreh rompis la muron de silento, kaj sekve estis senigita je reklamoj de la kompanio.

*  Nur en la korea.

Sed sciigo pri la libro disvastiĝis per sociaj retservoj kaj du cent mil ekzempleroj vendiĝis. Kvankam ĝi estis furorlibro, ĝia aŭtoro ankoraŭ estis senlabora. Li nomas sin konservativulo, sed li devis reveni al lia hejmurbo Gwangju, bastiono de la liberala Demokrata Partio, sed la sola loko kie li povus trovi laborpostenon. Li havas nur unu bedaŭron, nome ke “la publika debato ne okazis. Samsung nomis mian libron ”pura fikcio“”. Kaj ĉio daŭris kiel antaŭe.

Same okazis al la filmisto Im Sang-soo kiu elektis fikcion por sia filmo La Gusto de Mono* en 2012. En ĝi, li majstre portretas la konduton de la ĉaeboloj: la korupto, la aroganteco, la malestimo al la personaro, familiaj vendetoj, eĉ murdo. “La ĉaeboloj transformas homojn en sklavojn. Mi devis montri ilian internan funkciadon” li diris en la sidejo de la korea eldono de Le Monde Diplomatique*. Sed “la filmo ne estis sukceso ĉe la giĉetoj”: la amaskomunikiloj ignoris ĝin kaj la ĉefaj kinejoj rifuzis prezenti ĝin. Por Im, “la plej granda seniluziiĝo estis tio, ke la filmo vekis preskaŭ neniom da intereso ĉe la maldekstrularo ĉar ili ne aŭdacas ataki ĉi tiun fortikaĵon. Sur la korea duoninsulo estas du dinastioj: la Kim-oj en la Nordo kaj la Lee-oj en la Sudo.”

*  Mendebla de Wild Side Video, Parizo.
*  La intervjuo legeblas en nia retejo: ‘L’univers impitoyable des dynasties sud-coréennes’, Planète Asie, http://blog.mondediplo.net .

La komparo ne estas troigo kiam oni konsideras la sorton de Roh Hoe-chan, parlamenta deputito de la Nova Progresisma Partio, kiu estis devigita eksiĝi lastan februaron pro tio, ke li publikigis liston de personoj subaĉetitaj de Samsung. Kaj ne nur iun ajn liston: tiun, kompilita de la Sekreta Servo kiu, ial, registris konversaciojn inter la kompaniestroj de Samsung kaj la ĵurnalo Joongang. Oni multe parolis pri mono pagita al eminentuloj: la vicministro pri justico, unu-du prokuroroj, kelkaj ĵurnalistoj kaj iuj kandidatoj en elektadoj.

Kiam informo pri la listo komencis tralikiĝi, Roh Hoe-chan petis kaj ricevis parlamentan enketkomisionon kiu rapide kaŝis la skandalon. Nur la vicministro pri justico eksiĝis. Fidante al sia imuneco kiel elektita deputito, Roh rivelis la liston ĉe gazetara konferenco kaj, havante neniujn iluziojn pri la efiko, publikigis ĝin sur sia retejo. Sed la Supera Kortumo decidis ke parlamenta imuneco ne etendiĝas al Interreto. “Estis farse” diris Roh Hoe-chan. “Ili kondamnis min, sed neniu prokuroro estis akuzita. Mi devas atentigi ke la juĝisto, kiu respondecis pri la enketo, havas filon kiu estas dungito de Samsung. La Supera Kortumo volis instrui lecionon al mi kaj al ĉiuj. Estas freneze, ke mi ricevis nekredeblan nombron da telefonvokoj de ”amikoj“ kiuj volis persvadi min ke mi ne daŭrigu mian batalon.” Kaj sekve li demisiis.

Ne manĝu kun laborsindikatano en la kantino

Ankaŭ laborsindikatanoj estas buŝumitaj. Sed Kevin Cho, proparolanto por la kompanio, neas ke estas ia ajn persekutado. Li skribis retpoŝte (estas pli facile renkontiĝi kun ministro aŭ parlamenta deputito ol kun reprezentanto de Samsung): “Laborsindikatoj ekzistas en multaj filioj, kaj la kompanio observas la laborleĝojn kaj etikajn normojn.” Ja estas firmaaj sindikatoj, sed ne la Korea Konfederacio de Laborsindikatoj (KCTU), kies antaŭulo ludis decidan rolon en la ĉesigo de la diktatorado en la 1980aj jaroj. Laŭ esploro de profesoro Cho Don-moon, sociologo ĉe la Katolika Universitato de Koreio*, taktikoj de la administristaro kontraŭ laborsindikatoj inkluzivis forkaptojn, maldungojn, minacojn kaj ĉantaĝon. Ĝis 2011, nur unu sindikato estis sankciita ĉe la firmao, kaj dungito kiu volis krei tion devis registri sin ĉe la ŝtataj aŭtoritatuloj. Kiam peto por tia registriĝo estis ricevita, ŝtatoficisto informis la administristaron de Samsung kaj sekve povus okazi, ke ili suspendos la petanton dum la kelkaj tagoj bezonataj por ke la firmao starigu sian propran sindikaton en la fabriko. Ekde januaro 2011, tamen, laborsindikata plurismo estas agnoskata, sed la KCTU ankoraŭ estas rigardata kiel la malamiko.

*  Cho Don-moon, La kontraŭ-laborsindikata strategio de Samsung. Historio de la lukto de la laboristoj por establi sindikaton, (en la korea), 2012.

La ses laboristoj havas inter 30 kaj 50 jarojn. Ĉiuj laboras por Samsung, apud Ulsan, du kaj duonon da horoj sudoriente de Seulo per altrapida trajno. Por ilin renkonti, estis necese vojaĝi laŭ ĉirkaŭira vojo al tradicia korea gastejo meze de floroj kaj arboj ĉe la rando de lago, for de iliaj hejmoj, kie oni ilin ne rekonos. La etoso estas pli rava ol la fabrikoj kie ili fabrikas tekokomputilajn bateriojn, LCD-ekranojn kaj sunenergiajn panelojn. Kiel membroj de la KCTU, ili travivas duonsekretan ekziston.

Ĉiu el ili estas klasifikita kiel “MJ”, tio estas moon jae, la korea vorto por “problemo”. “En ĉiu sekcio”, unu diris, “iuj estas komisiitaj identigi, ĝenadi kaj subaĉeti MJ-ojn, kaj malhelpi ke ili ”infektu“ aliulojn.” Alia diris: “Se iu hazarde prenas trinkon kun MJ-o ĉe vesperkunveno, li aŭ ŝi estos tuj alvokita de la administrantoj kaj pridemandita pri tio, kio estis aŭdita kaj dirita. Eĉ en la kantino, estas nekonsilinde sidi kun MJ-o.”

Noktomeza limtempo por laboristoj

Sankcioj ŝutiĝas sur ilin: nur unu ankoraŭ havas sian postenon ĉe la ĉenstablo. Unu estis translokita al oficejo kie li sidas sola, pritraktante la bonfarajn aferojn de la fabriko. Alia estis lokita en zorgeme kontrolata provizfako. Demandite pri kion faras la kvara viro, ĉiuj ĉirkaŭ la tablo ekridegis. “Nenion”, li respondis. “Mi laŭvorte faras nenion. Antaŭe, mi estis laboristo, sed nun mi estas sola en oficejo kun nenio por fari.” Li ridas, sed li devis konsulti psikiatron. Al kolego kiu ĵus aliĝis al la laborsindikato, administrantoj proponis “devigan staĝon” de kelkaj monatoj en Malajzio. Li rifuzis, kaj verŝajne estas punota. La sesa viro estis maldungita antaŭ kvar jaroj sen rajto je apelacio.

Estas aliaj MJ-oj en Suwon, la sidejo de Samsung, 30 kilometrojn sude de Seulo. Cho Jang-hee estas siatempa administranto de restoracio ĉe la amuzparko Everland. Kune kun tri kolegoj, li aŭdacis starigi laborsindikaton filiiĝintan al la KCTU. Ĉiuj antaŭaj provoj estis malhelpitaj: kelkaj potencialaj membroj estis promociitaj, kelkaj ricevis monon por pagi la koston de la edukado de siaj infanoj. Aliaj submetiĝis al premado. “Subite, kolegoj ne kuraĝas rigardi en viajn okulojn, ili jam ne volas paroli al vi” Cho diris. “Eĉ estis ”trejnseancoj“ dum kiuj administrantoj diris al la personaro ke ni estas huliganoj kiuj endanĝerigas la firmaon.” Ili estis gvatsekvataj dudek kvar horojn ĉiutage kaj estis filmataj. Iliaj telefonoj estis subaŭskultataj, iliaj familioj minacataj. Sed ili eltenis.

Ĉiun jaron, kadruloj de Samsung ekiras por ĉasi novajn rekrutojn. Ili invadas la provincajn superajn lernejojn kie instruistoj antaŭelektas kandidatojn por ili. Ĉiuj diras, ke estas pli da kandidatoj ol laborpostenoj. Samsung havas grandan reputacion kaj salajroj estas relative altaj je proksimume 2 000 eŭroj monate, grandega sumo por ĉi tiuj novuloj en lando kie la minimuma salajro estas nur 600 eŭroj. “Pro tio, ke mi laboras ĉe Samsung”, dungito klarigis, “mi povas helpi miajn gepatrojn kaj prepari por mia edziniĝo.”

Sed la revoj de junulinoj ofte velkas en la blankaj produktadejoj de la fabrikoj. Unuavide, ĉio ŝajnas esti sterilizita, kun la “operaciantoj” perfekte vestitaj kiel astronaŭtoj kun nur la okuloj videblaj kaj en medio de rigora sekureco. Sed ĉi tiu futureca dekoro kaŝas praktikojn el Mezepoko.

Dungitoj devas fari almenaŭ dek du horojn da laboro ĉiutage ses tagojn semajne, kaj poste partopreni bonfaran agadon (por nutri solidarecon, laŭ la administristaro). Post tio, povus esti, ke ili devos reveni al la laborejo antaŭ ol enlitiĝi. En sia libera tago, la laboristoj estas tiel lacaj, ke ili restas dormantaj en siaj dormejoj kaj malofte vizitas siajn familiojn. “Oni ellitiĝas Samsung-e, manĝas Samsung-e, laboras Samsung-e, parolas Samsung-e, kaj dormas Samsung-e” diras Kab-soo, kontenta pro tio ke ŝi povis ŝpari iometon da mono kaj trovi alian postenon iom malpli penigan.

Kompreneble, ĉi tiuj fraŭlinoj rajtas eliri vespere. “Ni ne estas en Ĉinio!” diras eksa kadrulo de la kompanio, iom ĉagrenita. Li agnoskas, tamen, ke tio ne estas aprobata. Kaj se okazas, ke ili revenas post la horo de malpermesata foresto (noktomezo), ili ricevas “ruĝan karton” kiu ne estos retirita ĝis post kiam ili faros bonfaran agadon por la firmao.

La laceco estas tiel granda, ke malbonkonduto maloftas. Kaj tamen, ene de siaj kapuĉaj kuniklokostumoj, laboristoj rezistas ĉi tiun robotigadon. Malpermesate ŝminki sin, ili surmetas artefaritajn okulharojn. Kovrataj ĝis la okuloj per la laŭregula ĉapo, ili trovas elegantajn manierojn por porti ĝin. Tiel diras Lee Kyung-hong, juna filmisto de dokumentfilmoj kiu filmis ilin dum tri jaroj*, sed nur post kiam ili eksdungiĝis de la firmao ĉar estas absolute malpermesate paroli al iu ajn dum ili laboras por Samsung.

*  Lee Kyung-hong, La imperio da timo (en la korea), Purn Production, Seulo, 2013. Lingva noto: ‘Imperio da timo’, tio estas “imperio plena de timo”, “imperio timoplena” - ml

Tiuj estas iliaj solaj kapricoj. “Ni laboris en timo” memoras Kab-soo. Timo fari erarojn. Timo ne sukcesi. Timo pri malsano. La fabrikado de semikonduktaĵoj efektive postulas grandajn kvantojn da kemiaĵoj, ekstreme danĝeraj gasoj kaj elektromagnetaj kampoj. Laboristoj devas trempi platojn el vitro en pluraj banoj kun granda rapideco, neniam farante eraron, rekontrolante ...

Du mil malobservoj de la leĝoj pri laboreja sekureco

Sekurecaj normoj ekzistas, surpapere. Sed en la fabriko ĉe Hwasung, du likoj de fluorida acido okazis inter januaro kaj majo 2013. Ventoladaj sistemoj foje ne funkcias. Ofte, la operaciantoj mem malŝlosas la sekurigajn valvojn por labori pli rapide kaj plenumi siajn taskojn. Pro tio, ke ili ne estas pagataj laŭ sia propra produktado, ili sentas sin respondecaj pri la komuna rezulto.

Sub tiaj kondiĉoj, laboristoj ne eltenas pli ol kvar aŭ kvin jarojn. Post tio, ili aŭ trovas alian laborpostenon aŭ revenas hejmen al siaj gepatroj kaj edziniĝas (nur 53,1% de koreinoj laboras)*. Kelkaj mortas, kiel 22-jaraĝa Hwang Yumi kiu mortis en 2007 post kvar jaroj ĉe la fabriko en Giheung. Ŝia patro, Hwang Sang-gi, taksiisto en Dokcho, du kaj duonan horojn de Seulo, memoras ĉiun momenton de la kancero kiu formordetis ŝin monaton post monato. Li fariĝis simbolo de protesto eĉ se, siavorte, “mi ne parolas tiel ĝentile kiel la burokratoj de Samsung”. Spite minacojn kaj monofertojn por silentigi lin, li neniam rezignis. Li volas, ke la kancero de sia filino estu agnoskita kiel labormalsano ne nur de la ŝtato - kiu jam tion faris - sed ankaŭ de Samsung, kiu ankoraŭ neas tion. Li protestas por Yumi kaj por ĉiuj, kiuj ankoraŭ mortas.

*  La mezumo de la OEKD estas 56,7%.

La unua persono, kiu aŭskultis lian rakonton, estis la advokato Lee Jong-ran. Ŝi povus paroli senĉese pri la malutilo kaŭzita de ĉi tiuj koncentriĝoj de toksaj substancoj. “La fabrikistoj diras, ke estas neniu kialo maltrankviliĝi, sed neniu el ili volas doni precizan liston de la produktoj uzataj, pro kialoj de ”komerca konfidenceco“. Kaj gejunuloj mortas sekrete.” Kunlabore kun d-ro Kong Jeong-ok kaj la asocio Subtenantoj por la Sano kaj Rajtoj de Laboristoj en la Semikonduktaĵa Industrio, Lee Jeong-ran identigis cent okdek unu eksajn dungitojn de Samsung kiuj suferis diversajn malsanojn (leŭkemio, mamkancero, multloka sklerozo) inter 2007 kaj majo 2013. Por multaj specialistoj pri Samsung, ĉi tiuj malsanoj estis publika sekreto. Sed estis nur post kiam toksaj likvaĵoj likis en Hwasung, nur dek minutojn laŭ rekta linio de la luksaj apartamentoj de Suwon, ke iuj ekmaltrankviliĝis. La Ministerio de Laboro faris specialan inspekton kaj trovis pli ol du mil malobservojn de la leĝo pri laborejaj sekureco kaj sano. La administristaro promesis ilin rebonigi.

Sed kiam, post monatoj kaj monatoj da procesoj por igi ke aparta kazo estu konsiderita, la ŝtata agentejo pri publika kompenso fine engaĝis sin, ĝia komisiono inkluzivis kuraciston de Samsung*, kiu havis la decidan voĉdonon.

*  ’South Korean government rejects Samsung victim’s workers compensation based on Samsung doctor’s opinion’, Sharps, la 31a de majo 2013, http://stopsamsung.wordpress.com

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Iluzioj kaj seniluziiĝoj pri la “abeaĵoj”

En Japanio, falsa ekonomia aŭdaco kaj vera naciismo

Kiam la japana ĉefministro Abe Shinzo anoncis tion, kion oni nomis la “abeaĵoj” abenomics”, nome funkciigi la presilon de monbiletoj por relanĉi fluktuantan ekonomion, oni ĉie aplaŭdis lin. Fine gvidanto aŭdacas defii la doktrinon de la malabundo! Sed la demando pri la ricevantoj de la verŝitaj sumoj, kiu estis neglektita, revenas al la surfaco. La elspezoj por la armeo, ekzemple, kreskos je kvin elcentoj en la venonta jaro. Kaj la kresko ...

JULIO 2013. Post la triumfa venko de la Liberaldemokrata Partio (LDP) en la senataj elektoj, la japana ĉefministro Abe Shinzo disponas pri la absoluta plimulto en la du ĉambroj de la parlamento. Dum la lando spertis jarojn de deflacio ‒ ekde la krizo de 1997 ‒, poste la katastrofon de la tertremo kaj la historian akcidenton de la atomcentralo de Fukuŝimo, en marto 2011,* la registaro Abe, ekde sia enpotenciĝo la 28-an de decembro 2012, emfazis sian intencon de ekonomia normaligo. Tion la komunikiloj nomis la “abeaĵojn” (“abenomics”), kun referenco al la “reaganomics”, kiuj stampis la unuan periodon de la usona novliberalismo sub la prezidanteco de Ronald Reagan, en la 1980-aj jaroj.

*  Vd pri tiu katastrofo la libron de Jasuo HORI: Tertrema katastrofo de Japanio. Taglibro, Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011, 176 paĝoj, ISBN 978-2-918300-56-4. -vl

La registaro pretendis eliri el la deflacio per tri specoj de disponoj: altigi la disponeblan monon, alivorte funkciigi la monpresilon, kun la celo atingi 2-elcentan kvoton de inflacio en du jaroj (malproksimaj estas la malraciaj timoj de Eŭropo vide al la plej eta tremeto de inflacio); relanĉi la publikajn investojn; realigi strategion de kresko, bazita sur eksportoj, privatigoj kaj malregulado de la labormerkato. Jaron poste, kiel nun statas la aferoj?

Rompi kun la ortodokseco ne sufiĉas

La ne tre ortodoksa elŝutado de disponebla mono ekde januaro 2013, trudita de la Banko de Japanio, unue stimulis la borsan ekonomion ‒ tiom pli rapide ĉar la valoro de la akcioj komencis kreski dum la monatoj antaŭ la senatelektoj. Laŭ la ripeta postulo de la grandaj eksportistoj, la kurzo de la jeno malaltiĝis, ĉefe kompare kun la dolaro kaj la eŭro. La vendoj eksterlanden estis per tio stimulitaj (+ 16% de oktobro 2012 ĝis oktobro 2013), sed multe malpli ol atendite (nur + 4% en volumeno), precipe pro la malforta ekonomia kresko en la klientaj landoj kaj pro gravaj delokadoj dum la lastaj jardekoj. Nur la profito de la eksportistoj altiĝis per tio.

Aliflanke, la valormalaltiĝo de la japana mono kreskigis la prezon de la importaĵoj. Neniam, laŭ la datumoj de la ministrejo pri financoj,* la komerca deficito estis tiom alta ekde 1979: pli ol 9 miliardoj da eŭroj en novembro 2013 (1.293 miliardoj da jenoj), kontraŭ pluso pli ol 11 miliardoj da eŭroj en 2007.

*  NHK News Web, 20-a de novembro 2013.

Kio estis buĝeta tabuo en la antaŭaj jaroj, la ŝtato enŝuldiĝis ‒ 224 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP) en 2013 ‒, la stimulado de la publikaj laboroj estis salutata de la lokaj entreprenoj, kiuj suferas pro la malrapidiĝo de sia aktiveco. La ideo normaligi la ekonomion per publikaj elspezoj ‒ dum ĉie aliie, speciale en Eŭropo, la doktrino ordonas redukti ilin ‒ estas tre loga por la adeptoj de politika volismo kaj por la ekonomikistoj malamikaj al malabundo, kiel Joseph Stiglitz: “La “abeaĵoj” estas la bona vojo por normaligi la japanan ekonomion. Eŭropo kaj Usono devas inspiriĝi de ili.”* Tamen, tiu parta reveno al la kejnzismo ne havis la esperitan efikon. La jara kreskokvoto de la MEP, kiu atingis 4,3 elcentojn inter januaro kaj marto 2013, falis al 1,9 elcento dum la tria jarkvarono (julio ĝis oktobro). La kvoto de produktiva investo de la entreprenoj, kiu akcelis la delokadojn en la lastaj jaroj, restas malalta.* La bilanco estas tiom malmulte konvinka, ke s-ro Abe, komence de oktobro, anoncis novan pakaĵon da financadoj de entute 40 miliardoj da eŭroj.

*  Interparolado en Asahi Shimbun, Tokio, 15-a de novembro 2013.
*  “Japan growth slows on weakness overseas”, The Wall Street Journal Online, 13-a de novembro 2013, http://online.wsj.com.

Sed ne sufiĉas, por relanĉi la maŝinon, rompi kun la ĉirkaŭanta ortodokseco kaj verŝi la monon sur la entreprenojn. En sociala kampo la bilanco de la “abeaĵoj” estas klare negativa. La nombro de mastrumoj kiuj ricevas socialan helpon atingis historian rekordon, kun unu miliono sescent mil koncernataj mastrumejoj en aŭgusto 2013.*

*  “Nova rekordo de la nombro de mastrumoj kiuj ricevas socialan helpon”, Nihon Keizai Shimbun, 13-a de novembro 2013 (en la japana).

Malantaŭ kvoto de senlaboreco inter la plej malaltaj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), de 4 elcentoj, kaŝiĝas silenta, sed profunda malboniĝo de la dunga situacio, kun plialtigo de provizoraj laboroj kaj de la laborintenso. 35 elcentoj de la dungoj estas nun provizoraj (parttempa laboro, provizora anstataŭa laboro, ktp), kaj la reala enspezo de la salajruloj malprogresas: - 1,3 elcentoj inter oktobro 2012 kaj oktobro 2013, laŭ la ministrejo pri sano, laboro kaj sociala asekuro.

Oni devas diri, ke la kvoto de sindikateco falis (18 elcentoj, kontraŭ 24 elcentoj komence de la 1990-aj jaroj). Pri la postuloj de la provizoraj laboristoj okupiĝas ĉefe la asocioj kaj ne la sindikatoj. Ekde 2012, ili publikigas la nigran liston de entreprenoj kiuj trudas al siaj salajruloj malhumanajn laborkondiĉojn. La premio de la “nigra kompanio” (burakku kigyou), atribuata ĉiujare, estis en 2013 donita al la restoracia grupo Watami, kies fondinto kaj prezidinto, s-ro Watanabe Miki, estis ĵus elektita senatano en la listo de la plimulto. Lia fama ordono al la dungitoj, “Laboru tricent sesdek kvin tagojn jare kaj dudek kvar horojn tage, ĝis via morto”, riĉigis la liston de la diroj de la japana novliberalismo, kies plej malnova estas “Kalkulu kun viaj propraj fortoj” (“jijo doryoku”).

S-ro Abe, argumentante per sia decido redukti la impostojn por la societoj, publike admonis la mastraron altigi la salajrojn por helpi la kreskon de la konsumado. Sed fakte li montriĝas esti diligenta aplikanto de la monda strategio malaltigi la “laborkostojn”. Li ne nur daŭrigas la impostajn donacojn, sed li altigas la aldonvaloran imposton (AVI), kiu pezas sur la mastrumojn kaj pasos de 5 al 8 elcentoj ekde la 1-a de aprilo por malgrandigi la deficiton de la sociala asekuro. S-ro Abe povintus elekti altigi la kvoton de kotizoj de la entreprenoj, la plej malaltan de la mondo: iomete pli ol 5 elcentoj de la MEP, kontraŭ 11 elcentoj mezume por la Eŭropa Unio, ekzemple.*

*  Itoh Shuhei, “La granda turnopunkto de la sociala asekuro”, Sekai, Tokio, novembro 2013 (en la japana).

Samtempe, la registaro faras komercan ofensivon, en Japanio tre subtenata de la komunikiloj, por eksporti atomcentralojn, luksajn nutraĵojn kaj altteĥnologiajn armilojn. La vendo de tiuj lastaj al eksterlando estis ĝis tiam strikte limigita de tri principoj pli aŭ malpli respektataj ekde 1967: ne vendi armilojn al landoj en konflikto; ne vendi ilin al tiuj, kiuj povas ekmiliti; ne subteni la eksportadon de armeaj ekipaĵoj.

Voli eksporti atomcentralojn ŝajnas esti absurda. Kvankam la ĉefministro deklaris la 7-an de septembro 2013, antaŭ la komitato pri Olimpiaj Ludoj, ke la centralo de Fukuŝimo estas sub regado kaj ke ĉio estos reguligita antaŭ la Ludoj de Tokio en 2020, la evakuado de la poluita akvo estas daŭre ne regata, kio kolerigas la loĝantojn, kampulojn, legomkulturistojn kaj fiŝistojn de la regiono.

Koncerne la kampkulturajn eksportojn, la agresa politiko, kiun la registaro rekomendas, estas konsiderata kiel taktiko por deturni la atenton de la kritikantoj de la traktato pri transpacifika partnereco (Trans-Pacific Partnership, TPP, kiu estas nun traktata. Multaj timas, ke tiu traktato mortigos la familian kampkulturon kaj la normojn de nutraĵa sekureco, kiuj estas pli striktaj en Japanio ol en Usono.*

*  Vd Lori Wallach, La transatlantika traktato, ciklono kiu minacas la eŭropanojn, Le Monde diplomatique en Esperanto, novembro 2013.

La turniĝo, kiun faras tiu nova ekonomia politiko, maltrankviligas tiom pli, ĉar en la historio de Japanio, la respondo al sociala krizo ĉiam konsistis en striktigo de la liberecoj. Dum la ekonomia krizo de la jaroj 1920 ‒ 1930, fronte al la kresko de la demokratiaj postuloj de la kampuloj kaj urbaj laboristoj, oni fine decidis la armeigon kaj subpremadon, kiuj favoris la supreniron de ekspansia naciismo.

Akcelata militizado

ERAO DE forta kaj distribuema kresko komenciĝis post la dua mondmilito, kio ebligis kontentigi la plimulton de la loĝantaro. La mito pri la supreniranta meza klaso definitive disfalis kun la du “perditaj jardekoj” (tiel oni nomas la periodo, kiu komenciĝis kun la krizo de 1997), dum la sfero de socialaj postuloj pli kaj pli ŝrumpas. En kriza tempo, la naciismo kaj identecaj politikoj estas efikaj instrumentoj por ĉirkaŭiri la socialajn postulojn: riĉiĝintoj kaj malriĉiĝintoj laboras kune por sia patrujo, ĉiuj unuece kontraŭ la najbaraj landoj.

La krudiĝo de la teritoriaj incidentoj kun Ĉinio pri la insuloj Senkaku (Dyaoyu en la ĉina) en la maro de Orienta Ĉinio (vd Olivier Zajec: Streĉiĝoj inter Tokio kaj Pekino. Nova batalo de Pacifiko pri insularo) kaj kun Sud-Koreio ‒ la alia teritoria disputo, tre apogata de la komunikiloj ‒ pri la insuletoj Takeshima (Dokdo en la korea) donas al la Abe-registaro revitan okazon de naciisma mobilizo. Ne estas hazardo, ke la projekto publikigita en 2012 de la LDP por revizii la konstitucion ĝenerale nomatan Konstitucio de la paco forigas la referencon al la universala principo de la homaro en la antaŭparto kaj se ĝi enmetas formulojn kiel “La ŝtato [estas] bazita sur la patrujo kaj la familio, la respekto de la harmonio”. La konstituciisto Higuchi Yoichi diras ke li maltrankvilas pri la estonteco de la japana demokratio: “Ŝtato, kiu privilegias pli kaj pli ekskluzive la rajto de la sango [hodiaŭ la sistemo estas miksita kun la rajto je teritorio sub certaj kondiĉoj], povas fariĝi ksenofobia.”

Por s-ro Abe, tiu revizio celas “eliri el la postmilita reĝimo” kaj pridubi la internacian ordon starigitan en la konferencoj de Jalto, kaj de Pocdamo en la jaro 1945, kiuj punis la faŝismemajn potencojn. Sed la ĉefministro ne volas distanciĝi de Usono nome de la nacia suvereneco: li male insistas pri fortigo de la armea alianco kaj pravigas la ĉeeston de gravaj usonaj militbazoj, kiel tiu de Okinavo.

Dum longa tempo, la denuncado de tiu milita, politika kaj ekonomia submetiĝo estis la monopolo de la Japana Komunista Partio (JPK), kiu nomis la landon “kolonio de Usono”. Nun la kritikoj venas ĉefe de la liberaluloj kaj de eksaj funkciuloj, kiuj neniam estis en la ĉirkaŭaĵo de la JPK. Kunaŭtoro de ĵus aperinta verko titolita Senĉesa “Okupado”,* Magosaki Ukeru, eksa diplomato kaj eksprofesoro ĉe la Lernejo de Nacia Defendo, rekomendas aŭtonomecon vide al Usono kaj revizion de la armea traktato kaj starigon de Orientazia Komunumo.

*  Magosaki Ukeru kaj Akira Kimura: Senĉesa “Okupado”, Houritsu Bunkaysa, Kioto, 2013 (en la japana).

Tiu poziciiĝo de parto de la liberaluloj kontrastas kun la politika linio de la registaro Abe, same pri la traktato pri defendo kiel pri la TPP, kiun la partio en la potenco kontraŭis, kiam ĝi estis en la opozicio sub la antaŭaj registaroj. Ili opinias, ke tiu liberkomerca traktato favorus nur la usonajn entreprenojn, kiuj povus atingi la juĝadon kaj kondamnon de la japana registaro en kazo de malkonsento, laŭ la usonaj juraj normoj. Jen dispono, kiu ne povus esti pli simbola por la rezigno pri la nacia suvereneco.

Sed la kritikantoj de la dependeco maltrankviliĝas ĉefe pro la defendpolitiko. Anstataŭ alporti pli da aŭtonomeco, la ambicia revizio de la konstitucio, difinita de s-ro Abe, permesus la partoprenon en operacioj de kolektiva defendo kune kun la usona armeo, kio estas ĝis nun malpermesata.

Tiu volo ŝanĝi la konstitucion kaj kreskigi la eksportadon de milita materialo aparte klarigas la “abeaĵojn”, kiuj, kiel skribis la Süddeutsche Zeitung (la 22-an de julio 2013), estas por s-ro Abe nur rimedo por altigi Japanion en la rangon de granda militpotenco.

Japanio kaj Ĉinio rivalas do pri naciismo, kun kreskanta militarizo ambaŭflanke. Tio estas akompanata, ĉe la japana dekstrularo, de provokoj pri la moderna historio de orienta Azio: ŝtatistoj vizitas la tre disputatan sanktejon Yasukuni, kie ili honoras la soldatojn mortintajn por la imperiisto, inkluzive de la plej grandaj militkrimuloj;* ili neas la devigan prostituadon de aziaj virinoj organizitan de la imperia armeo dum la dua mondmilito.

*  Vd Tetsuya Takahashi, “Le sanctuaire Yasukuni ou la mémoire sélective du Japon”, Le Monde diplomatique, marto 2007.

Por eviti, ke la regiona streĉiĝo kondukas al armita alfrontiĝo, necesus forte revizii la “abeaĵojn”. La prioritato devus esti malprajmi la socialan malkontenton kaj favori senteblan altigon de la salajroj kaj ankaŭ fortigon de la leĝoj pri rajtoj de la laboristoj, por korekti la gravajn malegalecojn. S-ro Abe devus krome definitive haltigi la atomenergian programon: ties evidenta malsukceso estas ĉiutage konfirmata de la senfina eliro de radiaktiva akvo en Fukuŝimo, poluado kiu povus veki gravan disputon kun la najbaraj landoj en la Pacifika Oceano.

Pli fundamente, anstataŭ kredigi je rea produktivisma kreskado per tio ke li apogas sin sur grandaj entreprenoj, kiuj amasigas ĉiajn privilegiojn, estus preferinda konsideri la strukturan ŝanĝiĝon de la socio, kiel emfazas Kosuke Motani. Tiu ekonomikisto insistas pri la konstanta malgrandiĝo de la aktiva loĝantaro, kiu en 2035 pasos al 44,2 milionojn da homoj, dum ĝi estis 81,2 milionoj en la jaro 1995, kaj pri la malalta konsumado de la bonstata klaso.* Tion siamaniere emfazas ankaŭ alia ekonomikisto, Tachibanaki Toshiaki, specialisto pri analizo de sociaj malegalecoj. La “abeaĵoj”, kiuj volas ĉiapreze krei riĉaĵojn, enradikigas la malegalecojn en sistema logiko, en kiu “la gajnantoj prenas ĉion”. Tio laŭ li eĉ ne povas funkcii, pro la maljuniĝo de la loĝantaro kaj la evoluo de la valoroj de la japanoj, kiuj pli kaj pli emas serĉi “feliĉon” ol konsumadon.*

*  Tokyo Shimbun, 17-a de novembro 2013.
*  Tachibanaki Toshiaki, “Ĉu ignori la malegalecon de la socio?”, Sekai, aŭgusto 2013 (en la japana).

Katsumata MAKOTO.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Polemiko pri la masakroj

De pli ol dek kvin jaroj, en la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) okazas sangaj alfrontiĝoj, en kiu milicoj kaj armeoj partoprenas. Alia fonto de streĉiĝo: agantoj kaj observantoj dediĉas sin al reciproka altigo de la nombro de viktimoj kaj afiŝas nombrojn ofte fantaziajn.

ĈU FORGESITA “popolekstermo”? Ĉu kvin milionoj da mortintoj en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) ne rimarkitaj? La disputo, nutrata de kongaj* kaj internaciaj asocioj, pri la nombro de viktimoj de la konfliktoj en la regiono de la afrikaj Grandaj Lagoj ekde 1993, veneniĝas. Laŭ iniciato de rekonata neregistara organizaĵo, la International Rescue Committee (IRC), fondita de Alberto Ejnŝtejno en la jaro 1933, la polemiko temas ankaŭ pri la pritakso de la eventoj. La IRC jam en 1966 ne hezitis nomi la nombron de kvar milionoj da mortintoj kaj elvoki “popolekstermon”.* Asocioj kiel Caritas reuzas la terminon, kaj ankaŭ disputata raporto de la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri la homrajtoj, submetita la 25-an de aŭgusto 1910 al la ĝenerala sekretario Ban Ki-moon.

*  Kp ekz-e www.digitalcongo.net.
*  “Mortalité en République démocratique du Congo. La crise continue [Mortokvanto en la Demokratia Respubliko Kongo. La krizo daŭras]”, IRC, Novjorko, 2006, www.rescue.org.

De tiam, reciproka altigo de la nombro de viktimoj havis la efikon, ke oni konsideras la nombron de kvin milionoj la plej verŝajnan, dum terura nombrado, ŝajne pli neŭtrala, donas taksadojn kiuj varias inter tri milionoj kaj duono kaj ... ses milionoj da mortintoj! Tiu lasta nombro donas evidente paralelon al la popolekstermo kontraŭ la judoj en la jaroj 1939-1940 en Eŭropo. Certaj retejoj parolas eĉ pri dek du milionoj da viktimoj, kio, laŭ la plej multaj specialistoj, estas delira.

Pro sia forta politika, jura kaj emocia ŝarĝo, la termino “popolekstermo”, koncerne la DRK, estas ĉio alia ol neŭtrala. Ĝi partoprenas en la fortrilatojn inter la landoj de la regiono, speciale la DRK kaj Ruando, kun la eksterordinaraj minejaj naturriĉaĵoj de la afrika giganto kiel disputobjekto. La persekutado de la popolekstermistoj donis al Kigalo* la pretekston sendi trupojn en la DRK, resti tie dum longaj jaroj kaj ekspluati la kongajn naturriĉaĵojn.* Temas pri relativigo de la popolekstermo de la tucioj en Ruando kaj malfortigi la prezidanton Paul Kagamé.

*  La ĉefurbo de Ruando, etnolingve Kigali. -vl
*  Vd Colette Braekman, “Guerre sans vainqueurs en République Démocratique du Congo”, Le Monde diplomatique, aprilo 2001.

La internaciaj organizaĵoj rekonas nur unu popolekstermon en la regiono de la Grandaj Lagoj: tiun de la tucioj en Ruando, en 1994, dum kiu, laŭ ili, inter okcent mil kaj unu miliono da homoj estis mortigitaj. La kontraŭantoj al la ruanda reĝimo siavice elvokas “duoblan popolekstermon”, por nomi la masakron kiu viktimigis la hutuojn fare de la trupoj de s-ro Kagamé dum la rekonkero de la lando ekde la printempo 1994. Tiun teorion, pli ol kontesteblan, reprenis en la DRK la hutuaj aktivuloj aŭ la kongaj ultranaciistoj. “Tiu maniero malgravigi la popolekstermon de la tucioj kaj la samtempan masakron de la demokratiaj hutuoj malebligas kompreni tion, kio okazis antaŭe, dume kaj poste”, klarigas s-ro Aldo Ayello, eksa speciala reprezentanto de la Eŭropa Unio pri la Grandaj Lagoj.*

*  Courrier international, Parizo, decembro 2010.

La limoj de la supozita popolekstermo en la tempo kaj en la spaco varias laŭ la interpretoj, sed koncernas precipe la DRK, dum la “granda afrika milito”* en kiu, inter 1993 kaj 2003, alfrontiĝis pluraj landoj* kaj ses politikaj-militaj movadoj. Precipe Kivuo estas koncernata, kaj la viktimoj estas laŭdire precipe la hutuoj en la DRK venintaj el Ruando (kiujn Kigalo prezentas bloke kiel “popolekstermistojn”), sed ankaŭ kongaj civitanoj. Laŭ la apogantoj de la tezo de “konga popolekstermo”, malmultaj de ili estis mortigitaj per kugloj aŭ en armitaj alfrontiĝoj: intence puŝitaj en arbarajn zonojn, en la okcidenton de la aktuala DRK, ili mortis pro malsato aŭ pro malsanoj. La monata mortokvoto en la DRK estas, laŭ ili, je 40 elcentoj super la mezumo de la subsahara Afriko kaj atingas 2,1 mortojn por mil loĝantoj.*

*  Filip Reyntjens, La Grande Guerre africaine. Instabilité, violences et déclin de l’Etat en Afrique centrale (1996-2006), Les Belles Lettres, col. “Le bruit du monde”, Parizo, 2012.
*  Angolo, Burundo, Ĉadio, Namibio, Ugando, la DRK, Ruando, Zimbabvo.
*  “Mortality in the Democratic Republic of Congo: A nationwide survey”, The Lancet, vol. 367, n-ro 9504, Londono, 7-a de januaro 2006.

Ĉu oni nombris tiujn viktimojn, aŭ eĉ nekropsiis ilin? Kvankam mortigejoj aŭ tomboj ja estis identigitaj de homhelpaj agantoj aŭ de oficialaj observ-misioj, tiuj kazoj estas malmultaj. Du belgaj demografiistoj de la Asocio pri disvolvado de aplikata esplorado en sociaj sciencoj (Adaes) ne nur relativigas la tre altajn nombrojn donitajn de siaj kolegoj kaj de la IRC, sed ili malaltigas ilin. André Lambert kaj Louis Lohlé-Tart kvalifikas la nombron de kvar milionoj da mortintoj kiel “burleskan”. Laŭ ili, la vivekspekto kaj la identigo de la batallokoj ebligas starigi “science funditan” pritakson de la “mortoj super tiuj de tiuj atendendaj laŭ la tieaj vivekspektoj”, kaj per tio la totala nombro de viktimoj reduktiĝas al 183.000.*

*  La studaĵo disponeblas ĉe Adras.net.

La kvalifiko de “popolekstermo” celas malstabiligi la reĝimon de la prezidanto Kagamé: la teoriuloj de la “forgesita popolekstermo” estas ofte ligitaj kun ĝiaj kontraŭuloj, kaj la kongaj mortintoj estas konstante instrumentigataj de la malamikoj de la reĝimo de Kigalo.

La ĉefa argumento de la apogantoj de la tezo de popolekstermo estas statistika kaj demografia. Nu, laŭ la Ĝenevaj Konvencioj de 1948, “la popolekstermo estas komprenata [kiel ago] farita kun la intenco detrui, ĉu tute, ĉu parte, nacian, etnan, rasan aŭ religian grupon kiel tian”. Tiel, la nombro de viktimoj ne sufiĉas por deklari ion popolekstermo; la intenco de la agantoj estas decida. La hutuaj rifuĝantoj kaj la kongaj civiluloj mortintaj pro la sekvoj de la milito estas flankaj viktimoj de konflikto, kiu ne celis ilin kiel grupon. Ili apartenas al la historio de tiuj “amasmasakroj”, ies necerta memoro estas daŭre la objekto de multspecaj kaj senĉesaj ideologiaj manipuladoj.

Michel GALY.

Vidu pri la konflikto en la regiono ankaŭ la libron de Elisée Byelongo Isheloke: Eĥoj el Bembujo. Tradicio, rilatoj kun Banyamulenge, la genezo de la milito en Kongolando-Kinŝaso, kaj la diasporo rilate al Esperanto, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 91 paĝoj, ISBN 978-2-918300-11-3. -vl


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Verda energio, jen la malamiko

EN SIA studaĵo pri “du jarcentoj da reakcia retoriko” la usona ekonomikisto Albert Hirschman notas ke, dum debatoj pri la Universala Deklaro de la Homrajtoj*, la malpermeso de infanlaboro,*, la okhora labortago aŭ pri la sociala sekureco, la konservativaj fortoj ĉiufoje uzis tri specojn de argumentoj: la senutilon (la proponita ŝanĝo ne solvos la problemon), la endanĝerigon (ĝi nuligus la profitojn ligitajn kun la antaŭaj sistemoj) kaj la perversan efikon (“la planita ago havos katastrofajn sekvojn”).* Ĉar ĝi turnas la progreseman intencon en ĝian malon, tiu lasta figuro montriĝas aparte detrua kaj malmobiliza: se agi kondukas al malprogreso, tiam prefere fari nenion.

*  En Esperanto vd Universala Deklaro de Homrajtoj, en: Unuiĝintaj Nacioj: Ĉarto de la Unuigintaj Nacioj, Universala Deklaro de Homrajtoj, Konsilantaro pri Homrajtoj, Internacia Traktato pri la Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, Konvencio pri la Rajtoj de Handikapitoj, Protokolo pri abolo de mortpuno, Konvencio pri Indiĝenaj kaj Tribaj Popoloj”, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 230 paĝoj, ISBN 978-2-918300-00-7, paĝoj 60-69.
*  Saml., p. 126-157, speciale la artikolo 32, p. 145s.
*  Albert O. Hirschman, Deux Siècles de rhétorique réactionnaire, Fayard, Parizo, 1991.

La tezo de la perversa efiko reaperas hodiaŭ pri la temo de energiŝparado kaj de renovigeblaj energioj. La fotoelektraj sunpaneloj ne repagas, laŭ tio, la energion necesan por ilia produktado kaj ne estas recikligeblaj; la baterioj por stoki iliajn “verdajn” vatojn estas, laŭ tio, pli malutilaj ol ĉio; la ĝeneraligo de la kompaktaj fluoreskaj lampoj (KFL) de malalta konsumo, laŭ tio anoncas ekologian katastrofon. Resume, la ekologio poluas. “Kiam oni referencas tiujn perversajn efikojn, emfazas Hirschman, tiam ofte pro kialoj kiuj ne havas multon komunan kun la realo de la faktoj.” Sed la onidiro tre ofte kroĉiĝas al vero por ke tiu nasku mensogon.

En sia blogo, Jacques Boulesteix, astrofizikisto kaj loka elektito publikigas artikolon titolitan “Fluorkompaktaj ampoloj: inter monĉantaĝo, danĝero kaj teĥnologia absurdo”*. Tiuj ampoloj de malalta konsumo efektive enhavas de unu ĝis du miligramojn da gasforma hidrargo, same kiel cetere la bonaj malnovaj neon-tuboj. Neniu kontestas la altan venenecon de tiu metalo. Sed “unu KFL konsumas kvar- ĝis kvin-oble malpli da elektro ol inkandeska ampolo, klarigas s-ro Edouard Toulouse, sendependa konsilisto. Tio sekvigas malpliigon de la malutilaj ellasoj de la elektra sektoro, ĉu de atomrubaĵoj, ĉu de forcejefikaj gasoj, ĉu de aliaj tipoj de atmosfera poluado kiel tiuj de la termaj elektrocentraloj, speciale tiuj nutrataj de karbo. Tiu lasta enhavas efektive malgrandan kvanton da venenaĵoj, interalie hidrargon.”

*  Jacques Boulesteix, “Ampoules fluocompactes: entre racket, danger et aberration technologique”, Marseille, science, innovation et société, 2-a de julio 2009, http://boulesteix.blog.lemonde.fr.

En Usono kalkulo montris, ke la hidrargo-bilanco de unu ampolo KFL estas pozitiva: la ŝparo de elektro sekvigas pli grandan redukton de atmosferaj hidrargo-ellasoj ol la kvanto de tiu elemento entenata en la ampolo.* En Svislando studaĵo farita de la Federacia Laboratorio de material-ekzamenado kaj de esplorado aldonas, ke “la ekologia bilanco de la KFL fariĝas pli bona ol tiu de la inkandeska ampolo post nur cent okdek horoj da uzado. Ĉar ĝia mezuma vivdaŭro estas dek mil horoj, la aĉeto de fluorkompakta ampolo ekologie rapide amortiziĝas.*

*  “The facts about light bulbs and mercury”, National Resources Defense Council, Novjorko, www.nrdc.org.
*  Energeia, n-ro 5, Berno, septembro 2013.

La elektro el sunpaneloj ricevas multan kritikon: oni murmuras, ke unu sunpanelo por sia fabrikiĝo voras pli da energio ol ĝi iam ajn produktas. En aprilo 2011, en la sendaĵo “Aldonaĵo al enketo” en la televidkanalo France 2, s-ino Nathalie Kosciusko-Morizet, tiam ministro pri ekologio, ripetas ĉi tiun eraran argumenton. Tamen, studaĵo farita en 2006 de la Internacia Agentejo pri Energio montras, ke “la tempo de rehavo de energio de la fotoelektraj sistemoj estas tre bona, ĉar ĝi varias inter 1,36 kaj 4,7 jaroj laŭ la landoj kie tia instalaĵo situas kaj laŭ la uzata tipo de apliko (terase sur tegmento aŭ ĉe la fasado)”.* Sub tempo de rehavo de energio oni komprenas la “tempon, kiun sunpanelo bezonas por generi tiom da energio kiom necesis por produkti ĝin”. Sciante ke la paneloj estas garantiataj por almenaŭ dudek aŭ dudek kvin jaroj de siaj fabrikintoj, kaj havas vivdaŭron multe pli longan, la studaĵo konkludas, ke “la mezuma tempo de rehavo de energio en Francio estas tri jaroj: la sistemo do redonas dekoble sian energi-ŝuldon en vivdaŭro de tridek jaroj.”.*

*  “Temps de retour énergétique”, aŭgusto 2012, www.photovoltaique.info.
*  Bruno Gaiddon kaj Cécile Miquel, “Systèmes photovoltaïques: fabrication et impact environnemental”, Hespul, Villeurbanne, julio 2009.

Alia makulo de la sunpaneloj: ili laŭdire ne estas recikligeblaj. Ĉi-foje la argumento estas maltaŭga. Produkto fariĝas recikligebla, kiam oni investas en sistemo de recikligado. Konsidere al supre menciitaj daŭroj de uzado, la demando validas ĉefe pri la rompitaj paneloj. En Francio, la tute unua sunelektra instalaĵo estis konektita al la reto en junio 1992. Ĝis 2015, la dato ĉe kiu oni devas atendi la unuajn amasajn anstataŭigojn de paneloj, la eŭropa programo de kolektado nomata PV Ciklo,* starigita en 2007, estos fininta la starigon de efika kaj aŭtomata recikligsistemo.

*  “Recycling von Photovoltaik-Modulen”, februaro 2010, www.bine.info.

Aliflanke oni povintus diskuti pri la paneloj nomataj “maldika tavolo” fabrikataj surbaze de teluro de kadmio (CdTe), venena subprodukto de la zinkindustrio, kiu havas grandajn stokojn da ĝi kaj pri kiu neniu scias kion fari el ĝi. La usona entrepreno First Solar uzas ĝin por fabriki panelojn kaj vidas en tio sukan procedon por stoki tiun rubaĵon. La teluro de kadmio tie troviĝas kaptita en la panelo. En la jaro 2011, tiaj paneloj estis 5,3 elcentoj de la monda produktado.* Disvastigi danĝeran rubaĵon per ĝia uzado kaj ĝia vendo anstataŭ stoki kaj neŭtraligi ĝin, ĉu tio estas akceptebla? La kritiko, kiu ĉi tie trovintus bonan taskon, ignoras tiun problemon.

*  Fonto: Photon International.

ĜI MALE vivtenas sin per kritiko al la kreskanta uzado de baterioj kiel rimedo de stokado por, ekzemple, prilumi en la nokto: tiuj akumuliloj ne estas recikligeblaj, laŭ ĝi. La retejo favora al atomenergio “Ni savu la klimaton” mencias studaĵon, en kiu oni precizigas, sen grandaj klarigoj: “La baterioj kaj la piloj (speciale) faras problemon fine de sia vivo.”* S-ro Marc Jedliczka, direktoro de la asocio Hespul specialiĝinta pri renovigeblaj energioj, respondas malice: “Tiu demando estis neniam levita por la baterioj uzataj de jardekoj en la aŭtomobiloj. En bonaj industriaj kondiĉoj de fabrikado kaj de kolektado, la recikligado de baterioj ne estas problemo.” Tamen la demando de akumulado de “verda” elektro metiĝas nur por la uzantoj ne ligitaj al la elektra reto; la panel-elektro povus facile disvolviĝi sen baterioj en urba medio. Tie oni povas reciprokigi la produktadojn tra la reto kaj partumi ilin anstataŭ stoki ilin individue.

*  “10 questions à Jean Dhers sur le stockage de l’énergie électrique [10 demandoj al J. D. pri la stokado de elektra energio]”, 7-a de decembro 2006, www.sauvonsleclimat.fr.

Io evidenta aldoniĝas al dosiero klare farita kun akuza intenco: la sunpaneloj produktas nur tage kaj la venta produktado de elektro eblas nur kiam la vento blovas. Per aliaj vortoj, la postuloj de nia moderneco ne harmonias kun tiuj intermitaj energioj. Nu, la renovigeblaj energioj estas ja variaj, sed neniam neantaŭvideblaj.* La antaŭvido de ilia produktado estas cetere parto de la ĉiutaga laboro de la mallongtempa energimerkato, interalie de la merkato Powernext, bazita en Parizo, aŭ de la European Energy Exchange (EEX) de Lepsiko. Oni scias plurajn tagojn antaŭe, poste ĉiam pli precize, la megavatojn kreotajn de la puraj fontoj.* Tiu planado plejbonigas ilian uzadon per ilia kombinado kun “molaj” energioj kiel akvo, gaso aŭ biogaso.

*  Vd Aurélien Bernier, “Un acheminement de l’électricité verte, alibi de la privatisation”, Le Monde diplomatique, majo 2013.
*  Neue Energie, Berlino, septembro 2013.

La 3-an de oktobro 2013 la sunelektra energio kun la ventenergio liveris kune, antaŭ tagmezo, 59,1 elcentojn de la germana elektra produktado, kaj 36,4 elcentojn en dudek kvar horoj.* Similaj rezultoj estis atingitaj en junio. La onidiroj ne haltas ĉe tiuj ĉiam pli oftaj atingoj. “Pli fifamigata ol la aliaj renovigeblaj energioj, la sunelektra energio vekas rezistadon de la sistemo, ĉar tiu teĥnologio estas tiu, kiu plej pridubigas la klasikajn monopolismajn skemojn: ĝi estas malcentra kaj akirebla de ĉiuj, analizas s-ro Jedliczka. Ĉe la origino de tiuj onidiroj oni trovas ofte personojn ligitajn al la historiaj elektristoj, kiuj siavice estas ligitaj al la fosiliaj kaj atomaj energioj.” Kontraŭ tiu energio, kiu venas samtempe el la suno kaj el la alta teĥnologio, kiu produktas elektron sen movi ian ajn elementon, la konservativaj fortoj povis nur retrovi sian malnovan reflekson: gardu vin kontraŭ la perversa efiko! Por ke nenio ŝanĝiĝu, ni ŝanĝu nenion ...

*  “German solar PV, wind peak at 59,1% of electricity production on October 3rd. 2013”, 7-a de oktobro 2013, www.solar-server.com.

Philippe BOVET.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Cenzuristoj kaj kanajloj

LA ESPRIMLIBERECO ekzistas nur kiam oni aplikas ĝin al eldiroj, kiujn oni ne aprobas. La rompoj de ĝia principo vivas cetere multe pli longe ol la motivoj kiuj pravigis ilin kaj la registaroj kiuj akaparis ilin por kruele puni. La 25-an de oktobro 2001, en etoso preskaŭ panika pro la mortigaj atencoj de la 11-a de septembro, unu sola usona senatano, s-ro Russel Feingold, voĉdonis kontraŭ la Patriot Act, arsenalo de libermortigaj dispozicioj, kiujn la preteksto de batalo kontraŭ la terorismo permesis bloke akceptigi al la delegitoj de la kongreso. Dek tri jarojn kaj unu prezidanton poste, tiuj esceptaj disponoj restas leĝo en Usono.

Oni scias, ke la ministroj pri internaj aferoj zorgas pli pri ordo kaj sekureco ol pri liberecoj. Ĉia minaco kuraĝigas ilin postuli novan subpreman ilaron kiu kunigas ĉirkaŭ ili maltrankvilan aŭ skandalitan loĝantaron. Tiel, Francio en januaro, pro antaŭmalhelpo, malpermesis plurajn kunvenojn kaj spektaklojn, kiujn ĝi opiniis kontraŭaj al la “respekto ŝuldata al la digno de la homa persono”. Leviĝante kontraŭ la kontraŭjudaj deklamadoj de Dieudonné, kiu “jam ne estas komikisto” kaj kies konduto “jam ne estas artkreado”, s-ro Manuel Valls minacis: “Mi ekskludas nenian eblecon, inkluzive akrigon de la leĝo.”* Sed ĉu demokratia ŝtato povas akcepti sen tremi, ke ministro de la polico juĝas, en sia ministra kvalito, la humuron kaj la artkreadon — eĉ kiam ambaŭ forestas?

*  Interparolado ĉe Aujourd’hui en France, Parizo, 28-a de decembro 2013.

En julio 1830, Karlo la 10-a eksigis per edikto la gazetaran liberecon. Iu el liaj apogantoj tiam pravigis la restarigon de la principo de antaŭa cenzuro, kiu anstataŭis la postpresan plendon ĉe la tribunaloj, per jenaj vortoj: “Kiam la subpremado intervenas, la damaĝo estas farita; anstataŭ ripari, la puno aldonas al la debato la skandalon.”* Tagon post la reĝa edikto la gazetoj aperis tamen sen antaŭa permeso, danke al diversaj elturniĝoj. La publiko avide legis ilin kaj komentis ilin. Kaj la revolucio faligis la reĝimon de Karlo la 10-a.

*  Citita el Jean-Noël Jeanneney, Les Grandes Heures de la presse qui ont fait l’histoire, Flammarion, Parizo, 2013, p. 28.

Preskaŭ du jarcentojn poste, la ribelantoj, la parioj kaj la seninduloj disponas pri dekmiloj da abonantoj en sia konto de Twitter; YouTube ebligas al ili renkontiĝi en ilia salono babilante sur sofo, fronte al filmilo. Ekde kiam certaj spektakloj kaj publikaj kunvenoj estas juĝitaj malindaj por la homa persono, ĉu do necesas ankaŭ sankcii la dissendon de la samaj mesaĝoj tra la sociaj retoj? Tio signifus atribui tuj la aŭreolon de viktimoj de la “sistemo” al la komercistoj de provokaĵoj. Kaj doni krediton al iliaj plej paranojaj akuzoj.

En reago al la lastaj iniciatoj de s-ro Valls, socialista eksministro maltrankviliĝis pri “profunda malprogreso kiu emas instali ian reĝimon de antaŭmalhelpo, eĉ de antaŭa morala cenzuro al la esprimlibereco”. Kaj li konkludis, sendube karitate: “En tiu ĉi afero, la emocio, la kolero kaj la ribelo kontraŭ la fiaĵo ŝancelis la plej bonajn mensojn.”*

*  “Jack Lang sur l’affaire Dieudonné: “La décision du Conseil d’Etat est une profonde régression””, Le Monde, 13-a de januaro 2014.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Serge Halimi reelektita kiel direktoro de “Le Monde diplomatique

La kontrolkonsilantaro de Le Monde diplomatique S.A. reelektis, la 13-an de januaro 2014, por dua sesjara mandato, Serge Halimi kiel prezidanton de la direktejo de tiu eldonsocieto de Le Monde diplomatique kaj de Manière de voir [regulaj laŭtemaj kolektaĵoj de artikoloj aperintaj en la “Diplo”]*. La statuto de la societo dispozicias, ke la kontrolkonsilantaro povas decidi nur pri kandidato proponita de la Asocio Gunter Holzmann, kiu kune kun La Amikoj de Le Monde diplomatique estas la gardanto de la sendependeco de la gazeto, kaj en kiu membras la tuta personaro.

*  Simile al nia eldono de “Kien Afriko en la 21-a jarcento?”, Le Monde diplomatique en Esperanto kaj Monda Asembleo Socia (MAS), 157 paĝoj, ISBN 978-2-918300-39-7. Cetere pliaj laŭtemaj broŝuroj estas intencataj, sed ni bezonas legantojn, kiuj indiku al ni siajn proponojn (kiujn temojn, kaj kiujn aperintajn — aperigindajn — artikolojn ĝi enhavu). -vl

Dum sekreta voĉdonado, la 12-an de novembro 2013, la Ĝenerala Asembleo de tiu asocio nomumis Serge Halimi kiel sian kandidaton en la funkcio de prezidanto de la direktejo de la societo kaj kiel direktoro de publikado. La kontrolkonsilantaro de la asocio Amikoj de Le Monde diplomatique faris la saman decidon la 29-an de novembro 2013.

Laŭ propono de Serge Halimi, la kontrolkonsilantaro, prezidata de Louis Dreyfus, elektis por ses jaroj Vincent Caron, Bruno Lombard, Pierre Rimbert kaj Anne-Cécile Robert kiel membrojn de la direktejo de Le Monde diplomatique S.A..

La redaktejo de Le Monde diplomatique.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sirio, Barejno, Egiptujo, Tunizio: kvar destinoj por revolucio

La “araba printempo” ne diris sian lastan vorton

Tri jarojn post la komenco de movado, kiu forbalais la prezidantojn Zine El-Abidine Ben Ali kaj Hosni Mubarak, la kontestado en la araba mondo, minacata de la eksterlandaj intervenoj kaj de la konfesiaj dividoj, serĉas duan spiron. Se Sirio travivas la plej malbonan scenaron, Tunizio konfirmas, ke la aspiro al civitaneco kaj serĉado de kompromisoj povas rezultigi antaŭenirojn.

ĈE SIA KOMENCO, la “araba printempo” forbalais la okcidentajn antaŭjuĝojn. Ĝi detruis la orientismajn kliŝojn pri la hereda nekapablo de la araboj koncepti demokratian sistemon kaj ŝancelis la kredon, laŭ kiu ili ne meritas alian sorton ol esti regataj de despotoj. Tri jarojn poste, ĝi malheliĝis. Restas necerteco pri la estonto de la procezo, kiu eniras en sian kvaran fazon.

La unua etapo, kiu finiĝis en 2011, estis giganta ondo da postuloj koncernantaj la dignon kaj civitanecon, nutrata el amasaj kaj spontaneaj protestoj. La posta etapo, en 2012, estis tiu de refluo de la luktoj al sia loka kunteksto kaj de ilia alĝustigo al la historia heredo de ĉiu lando. Samtempe, eksteraj fortoj komencis reorienti tiujn konfliktojn al pli danĝeraj direktoj, kondukante la popolojn al la situacio, kiujn ili nun travivas.

Pasintan jaron, oni vidis la trian fazon, markitan de internaciiĝo kaj enmiksiĝo pli kaj pli agresema de la regionaj kaj okcidentaj grandaj regnoj. Koncentrado de atento al la rivaleco inter sunaistoj kaj ŝijaistoj ĝeneraliĝis en la tuta Mez-oriento, instigante ĉiun ŝtaton kaj ĉiun socion koncentri sian atenton sur la akso de la religiaj identecoj. La antagonismo inter islamismo kaj sekularismo grandskale malmoliĝis. Danĝere estas, ke la geopolitikaj rivalecoj kaj religiaj streĉoj superas la specifecojn de ĉiu lando kaj ŝajnas redukti la lokajn agantojn en pupoj en la manoj de eksterlandaj potenculoj.

Komparo inter Sirio, Barejno, Egiptujo kaj Tunizio montras multkoloran spektron de internaciaj influoj. En la du unuaj landoj, la eksteraj intervenoj incitis la internan militon kaj radikaligis la plej fortajn tavolojn de la ribelantoj. En Egiptujo, la okcidenta subteno al la aŭtoritatema politiko de la nova reĝimo dispremis la komencajn demokratiajn motivojn. Nur Tunizio ŝajne estas sur promesplena vojo, laŭgrade kiom ĝi restas relative ŝirmata de la geopolitikaj, religiaj kaj ideologiaj alfrontiĝoj, kiuj trabalais la tutan regionon.

En ĉiu el tiuj landoj, tamen, la “araba printempo” lasis neforviŝeblan spuron de popola mobiliziĝo, en kiu la civitanoj ekkonsciiĝis pri sia forto. Ĝi malfermis spacojn por kontestado, kiujn la ŝtato ne plu povas fermi sen subpremo, politike multekosta. Kiom ajn necerta estas la estonto, la fera ordo, kiu antaŭe regis ja disfalis.

En Sirio, la milito naskiĝis el movado por civila malobeo, rapide transformiĝinta en vasta popol-ribelo. La brutala reago de la reĝimo al la unuaj avertoj ne sukcesis timigi la manifestaciantojn, sed ĝi komencis grave damaĝigan ciklon de protestoj kaj subpremoj. Se la armeo de la prezidanto Bachar Al-Assad rapide mortigis la esperojn de paca revolucio, estas tamen la geopolitikaj kalkuloj kaj religiaj demandoj, kiuj, alkroĉiĝintaj poste al ĝi, transformis la popolribelon en teruran internan militon: ĝis hodiaŭ, cent dudek mil mortintoj, du milionoj kaj duono da rifuĝintoj kaj kvar milionoj da translokitoj.

De ĉiam, Sirio estas karakterizita de la diverseco de religiaj kaj komunumaj tradicioj. Ekspluatante la internajn streĉojn, la eksteraj potenculoj rompis ĉi tiun delikatan mozaikon. La lando havas gravan centran pozicion en tiu Mez-oriento, kie alfrontiĝas la interesoj de Usono, Israelo, Sauda Arabio, Kataro, Jordanio, Turkujo kaj Irano. La praa divido de tiu mond-parto inter la du rivalaj tendencoj de Islamo, sunaismo kaj ŝijaismo, estis paroksismigitaj de tiuj ambiciaj ŝtatoj, por kreskigi sian influon.

Oni konsideras, ke la alaŭita klano, kiu formas la reĝimon de s-ro Baŝar Al-Asad partoprenas en ŝijaisma arko, iranta de Irano al Libano de la Hisbulaho, dum la ribelaj grupoj plejparte apartenas al la sunaisma tendaro. Sed ĉi tiu antagonismo reale kaŝas multe pli nuancitan realon. Same kiel al la afganaj muĝahedinoj de la 1980-aj jaroj, al la siria opozicio mankas kohereco. Ĝiaj eksterlandaj reprezentantoj konas malmulte aŭ tute ne la armitajn grupojn, kiuj surloke batalas. Tiuj ĉi serĉas subtenojn aliloke: norde de la lando, ili ĝenerale apogas sin al la helpo de Turkujo kaj Kataro, dum en la sudo, ili ricevas armilojn kaj asiston de Jordanio, Sauda Arabujo kaj Usono.

Ĉi tiuj geopolitikaj enplektiĝoj kreas paradoksojn, kiuj kontraŭdiras la nur religian klarigon de la konflikto. Riado aprobis la armean puĉon en Egiptujo kontraŭ la Islama Frataro, kiu tamen apartenas al la sama tendenco kiel la grupoj kiujn ĝi armigas sur la siria fronto. La ĵusa “degelo” de la rilatoj inter Vaŝingtono kaj Tehrano relativigas la duuman vidon ofte adoptitan de la okcidentaj amaskomunikiloj: Israelo kaj Sauda Arabujo opinias sin ambaŭ forlasitaj de Vaŝingtono fronte al Tehrano, kaj do subite fariĝas fakte aliancanoj.

Ankaŭ la fendo inter laikaj kaj islamismaj fortoj pezas. Se la Libera Siria Armeo (LSA) klare asertas sian sekularan ankriĝon, la plejparto de la aliaj grupoj formas religian mozaikon, iranta de la moderaj islamistoj ĝis la ĝihadistoj proksimaj de Al-Kaido, tra la salafistoj. Malfacilas cetere taksi ĝis kiu grado la plej radikalaj grupoj, kiel Ahrar Al-Cham aŭ la Islama Ŝtato en Irako kaj Oriento (IŜIO), manifestas veran religian konvinkon aŭ uzas sian ŝildon por pli malaltaj celoj. Ĉiuokaze, tiu fragmentiĝo, fonto de kreskantaj malakordoj , malfermis duan fronton sine de la ribela tendaro mem, kiel montras la mortigaj bataloj kiuj okazis en januaro inter la LSA kaj la IŜIO en la nordo de Sirio. Tiu disiĝo de la interna milito estas faktoro, kiu povas parte klarigi la pluvivon de la reĝimo de s-ro Al-Asad.

Oni ofte prezentas la sirian konflikton en terminoj de simpla mekaniko: kiam la reganto malfortiĝas, opozicio plifortiĝas, kaj inverse. Tio estas forgesi, ke mono kaj armiloj ne faras ĉion en milito; necesas ankaŭ homaj fortoj. Sed, sur tiu kampo, malabundo konstante minacas la reĝimon de Damasko. La plifortigo de la Al-Qods-trupoj el Irano, de la taĉmentoj de la libana Hizbulaho kaj de la lokaj milicoj (chabiha) estas do vivgrava por la konservo de ties milita potenco. Ĉar uzi kemiajn armilojn ne plu eblas, la registaro pli ol iam ajn dependas de siaj eksterlandaj kromsoldatoj.

La Islama Frataro prilumita

ĈEFA FONTO de maltrankvilo: la nova radikaliĝo de la opozicio kaj de la reĝimo. La Fronto Al-Nosra kaj la IŜIO, kiuj ambaŭ deklaras sin proksimaj al Al-Kaido, larĝe profitas la helpon de la Golfo. Ankaŭ Sauda Arabujo kreskigis sian partoprenon, subtenante grupojn nealiĝintajn al la terorisma movado fondita de Usama Bin Laden, tiel renversante la fortorilaton ene de la opozicio. Siaflanke, la siria regula armeo profunde ŝanĝiĝis. De la A-Qusayr-batalo, en majo-junio 2013, la Al-Qods-trupoj kaj la Hizbulaho denove deplojis la trupon en etaj moveblaj taĉmentoj organizitaj kvazaŭ milicoj.

Pro ĉiuj tiuj kialoj, la eksterlandaj grandaj regnoj malmulte zorgas ĉesigi la konklikton. Usono ne povas permesi al si novan militon kaj akceptas pli malpli facile vidi sian hegemonion kontestata en la Mez-oriento, ĉar ĝia nuna strategio privilegias Azion. En la logiko de la usona realpolitik, Vaŝingtono ne plu havas kapablon malhelpi putriĝon de la siria demando: kiel ĝin indikis la konsilisto Edward Luttwak en la New York Times*, prudento ordonas lasi la militantojn mortigi unu la aliajn tiom kiom eblas, ĉar la triumfo de opozicio dominata de la islamistoj estus same malutila por la okcidentaj interesoj, ol la venko de la Al- Asad-klano. La sauda aliancano, siaflanke, vidus favore la falon de la Damasko-reĝimo, kaj povus kontentiĝi pri diserigita lando, ĥaosa, kiu tranĉus la ŝijaisman akson ligantan Libanon kaj Iranon. Neregebla Sirio estus por Tehrano kaj Moskvo preferebla solvo al la venko de la ribelantoj, eĉ se oni devas lasi anon de la Al-Asad-familio, reduktita je pupo, sidanta en sia palaco en Damasko, same kiel faris dumtempe lia afgana samrangulo.

*  Edward Luttwak, “In Syria, America loses if either side wins”, The New York Times, 24-a de aŭgusto 2013.

Paco en proksima estonto ŝajnas do tre malverŝajna. Se la aŭtoroj de surloke faritaj krimoj devas respondi pri siaj agoj, la eksterlandaj potenculoj, kiuj instigis tiujn perfortaĵojn havas grandan parton de la respondeco. La interna milito fariĝis tiom terura, ke malmultaj ankoraŭ memoras pri la manifestacioj de la unua horo, kiam tuta popolo postulis la rajton pri digno kaj civitaneco. En tiu tragedio, tio estas eble la plej trista aspekto.

Ankaŭ en Barejno, la potencaj landoj montris sian kapablon paroksismigi la lokajn streĉojn, sed en tute alia maniero ol en Sirio. La unuaj manifestacioj en tiu eta insulo de la Golfo esprimis tre vaste kundividitan deziron de demokratio: oni taksas, ke je ilia pinto, ili mobilizis preskaŭ kvinonon de la loĝantaro. Se la milita interveno de la Kunlabor-Konsilio de la Golfo (KKG)* rapide mortigis tiun kolektivan aspiron, la malsukceso de la movado klariĝas ankaŭ kaj eble precipe, per la entrudiĝo de geopolitiko kaj religiaj motoj.

*  Ĝiaj ses membroj estas Sauda Arabujo, Barejno, la Arabaj Unuiĝintaj Emirlandoj, Kuvajto, Omana kaj Kataro.

Dum en Sirio alaŭita registaro frontas plejmulte sunaistan loĝantaron, Barejno estas sunaista monarĥio, plejmulte loĝata de ŝijaistoj. Tial la respektivaj interesoj de la du rivalaj landoj de la regiono, Irano kaj Sauda Arabujo, rekte frapas unu kontraŭ la alia. Pro sia geografia proksimeco, Riado aplikas al sia najbaro rigardorajton aparte entrudiĝan. Subtenata de Okcidento, la interveno de la KKG-trupoj eksplicite respondis al la deziro de Riado pluteni Barejnon en sian influzonon.

Ĉe la komenco, ŝijaistoj kaj sunaistoj manifestaciis unu apud la aliaj, sur sama linio de demokratiaj postuloj. Nur kiam la Sauda interveno okazis, la konfesia aspekto iom post iom forigis la politikajn celojn. Tiu kaptado de la loka dinamiko fare de eksteraj interesoj tamen prilumis la malfortecon de la reĝimo. Sen la financa, militista kaj politika helpo de la Golfo-ŝtatoj, la dinastio Al-Khalifa disponus nek pri la rimedoj, nek pri la legitimeco necesa por resti ĉe la registaro. Ĝia pretervivo nun dependas nur de ties eksterlandaj protektantoj.

La internaciiĝo de la konflikto ruinigis historian ŝancon por la barejna socio solvi siajn malnovajn konfesiajn streĉojn per demokratia dialogo. Dum la samaj kialoj kondukis al eksplodo de Sirio, ĉe Barejno ili plu vivtenas, sub artefarita spirado, aŭtokratan reĝimon.

Diference de Sirio kaj Barejno, Egiptujo estas lando sufiĉe forta kaj aŭtonoma por rezisti la eksterajn premojn. La potencaj eksterlandoj tamen estas ligitaj al la politika dramo, kiu tie okazas. En julio 2013, puĉo renversis la registaron, mallaŭdatan sed legitiman, de la Islama Frataro. Kie ajn en la mondo, tiel brutala rompo de demokratia procezo estigus ĝeneralan indignon. En Egiptujo, ĝi tamen ricevis aprobon de la okcidentaj diplomatejoj. Usono kaj ties eŭropaj aliancanoj, sed ankaŭ Sauda Arabujo kaj ties najbaroj de la Golfo, same kiel Jordanio, Maroko kaj Israelo, ĉiuj tre rapide akceptis la armean puĉon, kiu liberigis ilin el Mohamed Morsi, demokratie elektita sed taksita neregebla.

Kiam la nova reĝimo estis apenaŭ instalita, tiam Sauda Arabujo, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kuvajto donis al ĝi ekonomian helpon je 12 miliardoj da dolaroj, tio estas naŭoble pli ol la ĉiujara 1,3 miliardo donita de Usono kiel armea asistado. Almenaŭ du kialoj povas klarigi la decidon de Riado: unue, la delonga malfido de la vahabit-reĝimo al la Islama Frataro; due, la timo, ke la ekzemplo de la juna egipta demokratio etendiĝos, donos popolan mandaton al islamismaj fortoj kaj kuraĝigos la saudanojn kontesti la gvidantojn de sia lando.

La fakto, ke Okcidento aprobis la armean puĉon ne kreskigis sian prestiĝon ene de la egipta loĝantaro, ŝancelita de la implica mesaĝo, ke demokratio estas akceptebla nur se ĝi elektas kandidatojn ŝatatajn de eksterlandaj potenculoj. La ironio de la afero estas, ke, forlasante la Islaman Frataron, Vaŝingtono kaj ties aliancanoj mem sabotis la arabo-okcidentan projekton starigi koheran sunaistan blokon kapablan kunteni la iranan influon, tiel estigante neatenditan konverĝon de la sauda kaj israela eksteraj politikoj.

La puĉo de la generalo Abdel Fatah Al-Sissi tamen rezultis ankaŭ de malbonega ekonomia situacio kaj de la kreskanta malpopulareco de s-ro Morsi. Eĉ liaj elektintoj ne plu fidis la kapablon de la registaro respondi al la problemoj de senlaboreco kaj korupto. La hegemoniaj ambicioj de la Frataro, kiu rifuzis dividi eĉ iomete la povon, akcelis ties miskreditigon. Tiuj ambicioj ankaŭ frappuŝiĝis kontraŭ la rezisto de la ŝtat-aparato, plu konsistantaj el policanoj, juĝistoj kaj fouloul (aŭtoritatuloj de la malnova reĝimo) profunde malamikaj al la Frataro. Tiu “profunda ŝtato” kaptis la okazon reelmergiĝi. Des pli facile, ke la Islama Frataro, forpuŝante juĝistojn, guberniestrojn kaj altrangulojn por loki siajn proprajn homojn ene de la ŝtataparato, perdis ankaŭ siajn potencialajn aliancanojn ĉe la maldektro kaj la salafistoj.

La fulmo, kiu forbatis ilin ankaŭ signifas la finon de la aŭreolo de nevenkebleco, kiu ĉirkaŭis islamismon antaŭe. La Frataro estis nek revolucia grupo, nek loka branĉo de iu internacia terorisma fronto, sed organizaĵo prefere konservativa, predikanta religian piecon, ekonomian liberalismon kaj karitaton al la plej malriĉaj. Ĝi arogis al si neniun monopolon pri islamo kaj havis neniun ligon kun la salafistoj, nek kun la teologiistoj de Al-Azhar*. Ĝiaj adeptoj vivas nun en malliberejo aŭ kaŝitaj. Pli singardaj, aŭ pli ruzaj, la salafistoj de la partio Al-Nour montris sian pragmatismon submetiĝante al la armea reĝimo. Kun la “araba printempo”, la islamisma sfero samtempe diversiĝis kaj fragmentiĝis, elmergante novajn figurojn ekster la tradiciaj skolastikaj kaj politikaj rondoj.

*  Grava institucio de la sunaisma islamo, kies sidejo estas en Kairo.
Respondeca antaŭ la popolo

DUM sia mallonga tempo de regado, la Islama Frataro evitis komenci trudan islamigon de la socio. Ilia celo estis prefere fortigi sian politikan dominadon sur la institucia tereno. Ja ne hazarde, la Morsi-registaro, dum la puĉo, defendis sin per argumento de legitimeco (char’iya) pli ol islama leĝo (ŝario). Ĉi-rilate, la okcidenta timo, ke la “araba printempo” rezultigos islamisman kontaĝon en Mez-oriento ŝajnas sen vera konsisto.

En Egiptujo mem, la armea puĉo ricevis aprobon de la junulara movado Tamarrod, de la kopta eklezio kaj de la laikaj liberalaj partioj. La liberalismo de tiuj lastaj evidente ne inkluzivas defendon de la politika plurismo, kiu ne kongruas kun la forigo de la Islama Frataro. Sekve, la pluralismo povis tute malaperi. La cenzuro trudita de la nova militista reĝimo montriĝas ja pli severa ol tiu, kiu regadis sub la prezidanteco de s-ro Hosni Mubarak. Ne nur la Islama Frataro estis forigita kun brutaleco ne vidita depost la epoko de la prezidanto Gamal Abdel Nasser, sed ĝian ostracismon akompanis naciisma kaj ksenofobia kampanjo, komparanta ĝiajn aktivistojn al “teroristoj”, pagataj de eksterlandanoj. Neatendita konsekvenco de la egipta revolucio, aŭtokratia prezidanteco transformiĝis en militistan diktaturon, kiu uzas militan leĝon kaj laŭleĝan perforton. Elektoj ne estis forigitaj, sed ili okazas sub streĉa kontrolo.

Pro la malpermeso de la Frataro kaj diseriĝo de ĉiuj politikaj fortoj de la lando, la armeo trudiĝis manke de aliaj eblecoj. Ĝi propra-iniciate ne forlasos la regpozicion, almenaŭ dum ĝi ĝuas komplicecon de la okcidentaj landoj kaj la Golfo-ŝtatoj, ĉar ĝi konsideras sin volboŝlosilo de la socio.

Egiptujo ne suferas etnajn kaj religiajn streĉojn, kiuj subfosas kelkajn el ties najbaroj; la hipotezo de malferma milito ŝajnas do for. Tamen la militistoj ne povas kontentiĝi per restarigo de la malnova ordo. La kosto de amasa subpremado fariĝis politike tro granda, kaj la egiptoj malkovris la forton de amasaj mobiliziĝoj. La granda fendo inter islamismo kaj sekularismo cetere riskas pligrandiĝi. Iuj inter la Islama Frataro povus esti tentataj perarmile ekbatali.

Sed la ĉefa novaĵo estas la postulo, pli kaj pli granda en la popolo, de politika respondeco. Eĉ dum la puĉo de julio 2013, la militistoj estis devigitaj pravigi siajn agojn, post kiam demokratia iniciato mandatita de civitan-grupoj laŭte esprimis sian maltrankvilon. La reĝimo nun troviĝas antaŭ malfacila elekto: ĉu ĝi revivigu la Mubarak-sistemon, kun la generalo Al-Sissi en civilaj vestaĵoj, aŭ ĉu ĝi preferos la pakistanan modelon, kie la civiluloj povas decidi, sed lasas al la militistoj vetorajton por la gravaj aferoj?

Kompare kun tio, la tunizia transiro ŝajnas preskaŭ promenado. Kondukita de lokaj agantoj ŝajne zorgantaj pri stabileco kaj respekto de la demokratiaj reguloj, ĝi restis ŝirmita kontraŭ eksterlandaj manipuladoj. Kaŭzo de tio estas aparte ĝia geografio: kvankam zorge superrigardita de la franca ekskoloniiganto, Tunizio malofte estis ejo de geopolitikaj konkuroj de eksterlandaj interesoj. Ĝia loĝantaro estas relative homogena rilate religion. La plej notinda temo de konflikto, de post la falo de la prezidanto Zine El-Abidine Ben Ali, estas la lukto inter islamistoj kaj laikuloj.

Ennahda-partio, islamist-tendenca, venkis ĉe la unuaj liberaj elektoj, sed ĝi faris la saman eraron kiel la Islama Frataro: ĝi interpretis la ricevitan mandaton kiel sezamon al la absoluta povo. La politika situacio rapide degeneris, kun murdoj de pluraj maldekstraj oponantoj kaj la potenciĝo de la salafistaj grupoj, tre malamikaj al la balota pluralismo. Iliaj minacoj estigis ĝenon en la loĝantaro, kiu ne kutimas tian klimaton.

En Tunizio neniu tendaro povas pretendi hegemonion, kaj Ennahda formis koalicion kun du laikaj partioj. La liberalaj kaj progresemaj movadoj do fine akceptis la nacian dialogon proponatan de la registaro kaj laboris kun la islamistoj — escepte la plej radikalaj, la salafistoj. Ĉiuj partioj de la balota ludejo interkonsentis, ke oni ne povas ignori la riskon de perfortec-spiralo. Krome, la diferenco inter religiuloj kaj sekularuloj montriĝis malpli nevenkebla ol ŝajnis. Malmulto finfine diferencigas la moderajn islamistojn disde iliaj laikaj konkurantoj, dum ĉi-lastaj pli volonte rekonas la gravecon de religio en ĉiu nova politika sistemo.

Sed estas ĉefe la moviĝema civila socio, kiu reaktivigis la kalendaron de la demokratia transiro. La Tunizia Ĝenerala Unio de la Laboro (TĜUL), kaj la entreprenista organizaĵo Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj (TUIKM), la advokato-ordeno kaj la tunizia Ligo de Homrajtoj laŭte esprimiĝis dum la nacia dialogo. Ili fiksis novajn celojn por la registaro kaj alvokis ratifi la Konstitucion.

La armeo, siaflanke, pezas multe malpli ol en Egiptujo: Enhavanta malmultnombran membraron kaj sen politika tendenco, ĝi restis en siaj kazernoj de post 2011. La malnova reĝimo de s-ro Ben Ali estis ja polica ŝtato, ne armea diktaturo. Ĝia regado teknokrata kaj kleptomania ne bezonis ideologian bazon. Tial la tunizia revolucio eksigis la eliton de la malnova unusola partio, lasante senŝanĝe la burokrataron kaj la policon, kiuj ne estis konektitaj al la reĝimo. La konservado de tiu skeleto kontribuis teni relativan stabilecon de la leĝa ordo. Krome, la malnova aŭtokratio estis instalinta solidan strukturon de institucioj kaj leĝoj, kiuj estis malmulte uzataj dum la lasta jardeko de la Ben Ali-epoko, sed povas nun montriĝi utila por konstrui funkcian demokratian sistemon. Ĝuste tial, ke la antaŭa nepotismo ne estis bazita sur ideologio, kapabla reaperi, la restarigo de aŭtoritatema ŝtato ŝajnas ne verŝajna.

Tunizio estas bonŝanca povi respondi al siaj malcertecoj pere de propraj rimedoj, sen dependi de la bonvolo de aliaj. La mondaj kaj regionaj grandaj landoj ludis malgrandan rolon en la nuna transiro. Vaŝingtono ne vetois kontraŭ la eniro de Ennahda en la registaron, nek favoris tiun aŭ iun kandidaton. La petrol-ŝtatoj de la Golfo ne amase subtenis siajn preferatajn kandidatojn. Francujo restas singarde neŭtrala, ĝia figuro ja restas makulita pro la ĉiama subteno, kiun ĝi alportis al s-ro Ben Ali ĝis la lasta sekundo de lia regno. Kaze de sukceso, la tunizia sperto estos perceptata kiel esper-signo en la tuta regiono, kaj eble transe.

Regatoj fariĝintaj civitanoj

DUM LA “araba printempo” komencas sian kvaran jaron, ni povas atendi daŭrigon de la intervenoj en la lokaj konfliktoj kaj kreskon de iliaj detruaj efikoj. La geopolitikaj, religiaj kaj ideologiaj front-linioj nun disŝiras la tutan Mez-orienton. Nur forlasante sian enmiksiĝon en la revolucioj, la ekstera mondo povas helpi al ilia renaskiĝo.

Tamen kelkaj pli precizaj tendencoj povas esti rimarkataj en la komenciĝanta jaro. Unue, la Golfo-monarĥioj verŝajne pezos ankoraŭ pli ol antaŭe sur la aferoj de siaj arabaj najbaroj. La petrola rento donas al ili konsiderindan influpovon super malpli dotitaj landoj, kiaj Egiptujo, Maroko kaj Jordanio, kie iliaj monhelpoj estas pli grandaj ol tiuj de la okcidenta bloko. Kvankam malpli grandaj, la okcidentaj helpoj havas tamen avantaĝon: ili dependas nek de la naftokurzoj, nek de la princo-humoroj.

Due, necesas substreki la gravecon de la interkonsentoj subskribitaj en periodoj de nacia transiro. En aliaj demokratiigo-kuntekstoj, kiel ekzemple en Latin-Ameriko, kompromisaj interkonsentoj inter rivalaj fortoj estis profunde instituciigitaj kaj akceptitaj de ĉiuj. En Mez-oriento, male, la divido-logiko dominas la kompromiso-solvon, tial la frakcioj disŝiriĝas por la regado anstataŭ ĝin dividi.

Trie, la malforteco de la lokaj institucioj, aldone al la malsaĝaj intervenoj de eksteraj grandaj landoj, provizis argumentojn al la sabotantoj de la demokratia procezo. La tuniziaj salafistoj kaj egiptaj falsaj liberaluloj estas duarangaj personoj, kiuj havas nenion por perdi, rompante la malfacile intertraktitajn kompromisojn. Ilia graveco kreskas kiam progresas la erozio de la institucioj kaj kvanto de koncernaj interesoj. En ekstremaj scenaroj, malfortaj ŝtatoj ne havas sufiĉajn rimedojn por ĉesigi la neelireblan cirklon de la sekureca dilemo. En Jemeno kaj Libano, multaj grupoj preferas perarmile defendi sin ol fidi ŝtaton nekapablan protekti ilin, kaj tiel ili malfortigas ĝin ankoraŭ iom pli.

La lasta punkto, pli pozitiva, koncernas civitanecon. La arabaj popoloj ne plu perceptas sin kiel regatojn, sed kiel civitanajn fortojn, kiuj meritas respekton kaj parolon. Kiam nova popolribelo okazos, ĝi estos samtempe pli spontanea, pli eksplodema kaj pli daŭripova. La arabaj civitanoj nun scias kiujn ekstremajn solvojn iliaj registaroj pretas uzi por pluteni sin en rega pozicio. Ankaŭ la trudaj reĝimoj bone konas la volofirmecon de la amasoj “forigi” ilin. La “araba printempo” ne diris sian lastan vorton.

HICHAM BEN ABDALLAH EL-ALAOUI


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Adorata de la loĝantaro, la industrio de hamburger kaj de fritita kokidaĵo malsatigas siajn laboristojn

Kiam la dungitoj de la rapidmanĝejo “fast food” rompas pecon de la usona revo

La aŭtisto kiu, ĉe la elveturo el Durham, en Nord-Karolinio, veturas sur la vojo al Hillsborough, penetras en la koron de stranga teritorio. Apenaŭ malaperas el lia retrospegulo la noblaj turoj de la universitato de Duke, kiam paradas sub liaj okuloj McDonald’s, Cracker Barel, Wendy’s, Chick-fil-A, Arby’s, Waffle House, Bojangles, Biscuitville, Subway, Taco Bell kaj Kentucky Fried Chicken (KFC). Ĉiuj grandaj nomoj de la rapidmanĝo unu apud la alia sur vojpeco de apenaŭ kilometro kaj duono. Se oni trairas piede tiun zumegantan arterion el asfalto kaj kalorioj, oni rimarkas, ke ĝiaj randoj estas plenaj de grasaj paperoj kaj de kartonaj glasetoj. Sed tiu pejzaĝo ja kutime apreziĝas nur tra aŭtofenestro kaj kun fone de aŭtoradio. La ĉeesto de piediranto ĉe la vojrando havas cetere la talenton konfuzi la aŭtistojn, pro kio la ĵurnalisto, kiu tie promenis, dufoje estis preskaŭ renversita.

Tamen ne veturilo plenfrape vundis min; sed ia vizio: la sponta kompreno de tio, kio donas al la rapidmanĝa restoracio ĝian fatalan efikecon. Rapida trairo tra la Waffle House sufiĉas por konstati tion, kio estas ludata en tiu industrio. Modula konstruaĵo, ĉenlabora produktado de vafloj, duujaj fritiloj, vicigo de distribuantaj spicujoj kaj eĉ la sprita kovrileto el plasto sur la kaftaseto, kun ĝia refaldebla beko, elpensita por ke la kliento frande trinketu sian trinkaĵon sen timi ke guto falos sur lian brusttolaĵon: jen atestoj pri la homa inventemo, kiujn oni povas nur admiri. Kaj tamen, tiu koncentrato de efikeco estas akirita je la prezo de giganta malŝparo ‒ de brulaĵo, de klimatizilo, de grundo, de ruboj. Ĉi tie, ĉefverko de industria inĝenierarto, tie, diboĉo de resursoj kaj de senkompate ekspluateblaj laboruloj.

Kun emocio oni pensas pri la eksterordinara nacia fortostreĉo, kiu necesis por atingi tiun revolucion de amasa gastronomio. Ĉu la subvencioj al la kampkulturo, la laboroj de akvumado, la programoj de konstruado de rapidvojoj, ĉiuj ĉi grandaj laborejoj pri kiuj la lando orgojlas de okdek jaroj, servis lastanalize nur por konstrui nacion de manĝaĉfabrikoj, vojon de Hillsborough je kontinenta skalo? Ĉu tia kolektiva elano por ebligi el kelkaj homoj amasigi tunojn da mono dum la aliaj strebegas por mizera salajro?*

*  Vd Thomas FRANK: Kulpigi la malriĉulojn.

Lastan someron, en Durham, escepta evento skuis la sektoron de rapidmanĝaj restoracioj: striko. Ago des pli neatendita, ĉar ĝi okazis en federacia ŝtato, Nord-Karolinio, kiu estis fama pro sia ĝisosta malamikeco al sindikatoj, kaj kiu cetere flatas sin esto ia lulilo de la rapidmanĝo, ĉar tri gigantoj de la sektoro ‒ Hardee’s, Bojangles kaj Krispy Kreme ‒ naskiĝis en ĝia teritorio.

La movado ekiris ĉe filio de Burger King. Situanta sur vojkruciĝo meze de nenio, la establo similas pli al fortikaĵeto de la Tartara Dezerto ol al restoracio. Iun matenon je la 6-a horo, manpleno da dungitoj viciĝas antaŭ la enirejo de la konstruaĵo kaj komencas skandi: “La laboristaj rajtoj estas parto de la homaj rajtoj!” Je tiu frua horo la mensoj malfacile varmiĝas, do oni provis alian sloganon: “Oni ne povas vivi per sep dolaroj dudek kvin”” ‒ aludo al la minimuma horsalajro praktikata en tiu branĉo.

La senditoj de la lokaj informĉenoj baldaŭ aperas, same kiel du patroloj de la polico. Kliento, kiu sidas sola ĉetable de la Burger King kontemplas la scenon. Dum la pinta horo proksimiĝas, aŭtistoj hupas por montri sian subtenon.

Tagmeze la strikantoj komencas larĝigi la movadon kaj kunvenas antaŭ filio de McDonald’s en la urbocentro de Durham, poste antaŭ tiu de Little Caesar ĉe oktraka vojo en la urbo Raleigh. Ilia nombro kreskas videble. Amasigitaj ĉe la bordo de la trotuaro, ili svingas afiŝojn dum iliaj infanoj ludas sub la raĥitaj* arboj kiuj ĝisvivas en tiu antaŭurba zono. Kamionistoj hurligas siajn sirenojn kiel signon de solidareco. Oni aŭdas ankaŭ kelkajn insultojn, lanĉitajn de preterpasantaj ŝoforoj veturigistoj.

*  Raĥito estas medicina termino kun la signifo “Malsufiĉa solidiĝo de ostoj en tre juna aĝo kaŭzanta misformiĝojn de spino, de gamboj” kiu en PIV aperas en la formo “rakito”, laŭ ĝia principo kontraŭfundamente transformi laŭeble ĉiujn ĥ en k. -vl

La lasta etapo de la tago okazas ĉe la KFC de Raleigh. Estas la 16-a horo; la somera varmo ne malvigligis la ardon de la protestuloj, kies nombro nun leviĝas al cent kvindek. Al ili aliĝis la pastra moŝto William Barber la 2-a, loka gvidanto de la Nacia Asocio por Avancado de kolorhaŭtuloj (National Association for the Advancement of Colored People, NAACP), kiu organizas semajnajn kunvenojn por denunci la subpreman politikon de la nova respublikana guberniestro Patrick McCrory, kiu respondecas pri milo da arestoj de manifestaciantoj ekde lia enfunkciiĝo en januaro 2013.

Kun sia konturo de koloso iomete volbita de la artrozo kaj kun sia potenca basa voĉo, kiu respektigas la urban bruon, la pastro Barber alparolas la amason antaŭ la KFC. Egale, diras li, kiom da laborhoroj li akumulis: neniam salajrulo de rapidmanĝa restoracio atingas la sojlon de sufiĉa enspezo. Kion la strikantoj postulas, aldonas li, estas la rajto “ĝui la frukton de sia laboro”. La esprimo ne estis elektita hazarde: ĝi troviĝis inter la postuloj de la nigrulojn en la sudaj federaciaj ŝtatoj post la fino de la sklavismo. La aludo fariĝas klara, kiam la oratoro aldonas: “Mi venis ĉi tien por diri al vi, ke tiu frukto estas putra. La frukto estas putra kiam vi laboras en KFC kaj kiam vi povas apenaŭ pagi la kokidaĵon kiun vi preparas. La frukto estas putra kiam via laboro konsistas en nutri aliajn homojn, sed kiam ĝi ne ebligas al vi nutri viajn proprajn infanojn.”

Multaj aferoj estis skribitaj pri la senprecedenca socia movado, kiu trabalais la sektoron de la rapidmanĝaj restoracioj en Usono de pli ol jaro, de Pensilvanio ĝis la ŝtato Novjorko, de Rhodes Island ĝis Sud-Karolinio, kaj kiu kulminis, la 5-an de decembro 2013, per nacia striko en pli ol cent urboj de la lando. Sed kion oni spertis tiun tagon en Nord-Karolinio, tio ne estis striko en la tradicia senco. En aliaj ŝtatoj la laborĉesigoj, subtenataj de la potenca sindikato de dungitoj de la servosektoro (Service Employees International Union, SEIU), estis sufiĉe amasaj por kaŭzi la fermon de multaj establoj. Nenio tia okazis en Durham kaj Raleigh, kie la batalo limiĝis al sporadaj kolektivaj protestoj. Ĉi tie, tre malmultaj dungitoj ĉesigis la laboron. Kaj neniu sindikato helpis ilin: la sola organizita subteno venis de kolektivo de defendo de la loĝantoj, Action NC.

Do ne vere mirigas, ke la laboristoj de la rapidmanĝo renkontitaj tiun tagon en Nord-Karolinio, ŝajnas absolute nenion scii pri la praktikoj de laborista organizaĵo. Kiel strikantino koncedis, malkomforte sur siaj altaj kalkanoj, la konflikto surprizis ilin. Neniu estis preparita por la korpa defio de strikposteno. Ankaŭ neniu serioze pensis malinstigi la konsumantojn trairi la pordon de la establo. Kaj kiam la varmo fariĝis sufoka, certaj strikantoj ne hezitis reveni mem en sian laborlokon por mendi trinkaĵon. La plej multaj cetere eĉ ne dum sekundo imagis, ke ilia ago povus altiri la fulmojn de ilia dungisto ‒ problema naiveco, sed logika en ŝtato, kie la sindikataj rajtoj preskaŭ tute ne ekzistas. Nord-Karolinio havas efektive la plej malaltan kvoton de sindikateco de Usono.

La plendmotivoj, male, estis tute solidaj. Kun nigra robo kaj krucifikso* ĉe la kolo, s-ino Willietta Dukes havas unu mizere pagatan dungon post la alia en franĉizitaj* rapidmanĝejoj. Ŝi diras esti sindonema al sia laboro kaj zorgema kontentigi la klienton. Sed post dek ses jaroj en la vaporo de fritoleo kaj en prizorgado de siaj infanoj, ŝi daŭre ne havas rimedojn por akiri loĝejon. Ŝi loĝas ĉe sia plej aĝa filo en ties gastĉambro. Ŝi diras, ke dume ŝiaj dungistoj brue gratulas sin pro la kromaĵojn kiujn ili ricevas. Iun tagon la ĉefo de ŝia skipo konfidis al ŝi la teĥnikon redukti la streson: vespere, en la domo, malstreĉiĝi en varma bano. “Dum mi eĉ ne havas domon!”, suspiras s-rino Dukes. Antaŭ nelonge ŝia direktejo sendis al ŝi poŝtaĵon ‒ liveritan per FedEx ‒ en kiu ĝi avertis ŝin kontraŭ la fieco de la sindikatoj ...

*  Signo de la kristana kredo (simbolo de la kruco sur kiu ĝia fondinto estis mortigita). -vl
*  Anglismo, kun la signifo, ke firmao rajtas uzi la markon de entrepreno por komerci per varoj laŭ ties receptoj. Vd la trian signifon de la vorto en Vikipedio. -vl

S-ino Lucia Garcia kondukis sian 6-jaran filon al la strikposteno de Burger King. Ŝi laboras en antaŭurba McDonald’s, kie la bona sorto atribuis al ŝi 7,95 dolarojn hore ‒ 70 centonojn pli ol la minimuma salajro. Malgraŭ tiu privilegio, kaj kvankam ŝia edzo ankaŭ laboras, ŝi kaj ŝia familio manĝas ĝissate nur danke al la nutraĵpakaĵoj de la eklezio. La pinto de absurdo por iu kiu la tutan tagon servas hamburger-ojn. “Tio malĝojigas, ŝi konfesas, ĉar tio hontigas miajn filinojn.”

Ĉiuj jam scias pri la salajropolitiko kiu regas en la rapidmanĝejoj, kiuj dungas dek tri milionojn da homoj en Usono. Ĉiu konas ankaŭ la argumenton, per kiu ili volas pravigi tiun politikon: la dungitoj estas ĉefe sendiplomaj junuloj, ili ne bezonas zorgi pri familio kaj spertas tiun unuan dungon kiel ŝancon por aliri al pli enspeziga situacio. Resume, labori en rapidmanĝejo estas, laŭ ili, ia servo al la nacio, nuntempa versio de la militservo, kiun faris niaj antaŭuloj.

La situacio de la dungitoj de tiu branĉo en Nord-Karolinio montras la vantecon de tiu infanrakonto. Ofte temas pri plenkreskulo en matura aĝo, krome familiaj patroj aŭ patrinoj. Almenaŭ unu strikanto inter la pridemanditoj en Raleigh estis universitata diplomito. Laboro estas laboro, kaj en tiuj ĉi tempoj de malabundo, tiuj restoracioj kun kriantaj ŝildoj, kiuj liveras nutraĵon ja mizerkvalitan, sed je alireblaj prezoj, estas por multaj la sola disponebla panakira laboro, sendepende de la aĝo kaj de la kvalifiko.

Tiuj, kiuj uzas la lingvajn elementojn de la mastraro de la rapidmanĝejoj, havas nenian ideon pri la konsiderinda klopodado de la mastraro por teni la salajrojn al tiom malalta nivelo. Fakte la salajrokondiĉoj trudataj al la personaro estis ellaboritaj kun ne malpli diligentega zorgemo ol la receptoj de la hamburger-oj aŭ la kovriloj de la kartonaj glasetoj. Ili devenas el inĝenierarto destinita fari la laboristojn same interŝanĝeblaj kiel la boteletojn de majonezo.

En sia libro Fast Food Nation*, la ĵurnalisto Eric Schlosser priskribas manian konkuron al normigado. La nutraĵoj alvenas frostigitaj al la restoracio antaŭ ol esti kuirotaj de fidindaj maŝinoj, kies uzado bezonas nenian apartan kvalifikon. “Laborpostenoj intence “senkvalifikitaj” estas provizeblaj per malmultekostaj laboristoj, skribas la ĵurnalisto. La dependo vide al la laboristo aŭ de la laboristino estas konsiderinde mildigita per la facilo per kiu li aŭ ŝi estas anstataŭigebla.”

*  Eric Schlosser, Fast Food Nation: The Dark Side of the All-American Meal (“La lando de rapidmanĝejoj: la malluma flanko de tipe usona manĝaĵo”), Houghton Mifflin, Bostono, 2001.

Tiurilate la nomo “restoracio” montriĝas maltaŭga: la industriistoj de tiu branĉo mem preferas doni al ĝi la terminon “nutraĵsistemo”. Ne necesas diri, ke en tia sistemo la sindikatoj ne estas bonvenaj. Laŭ Schlosser, McDonald’s havis en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj “flugantan taĉmenton” de superaj kadruloj taskitaj sufoki ĉian emon de sindikatiĝo en ĉiuj partoj de la lando. Pli lastatempe, en 2009, la Nacia Asocio de Restoracioj (NRA) faris bruan kampanjon kontraŭ leĝprojekto, kiu volis faciligi la starigon de sindikatoj en la entreprenoj. La mastroj de la hamburger havas ankaŭ armeon de timindaj premgrupistoj, inter kies unua rango troviĝas s-ro Richard Berman, la fondinto de la Centro por la libereco de la konsumanto, kiu inundas la komunikilojn per kontraŭsindikataj akuzoj kaj de pledoj favore al la necedebla rajto plenŝtopi sin per nutraĵo malutila al la sano.

Ĝenerale la usonanoj adoras la entreprenistojn kiuj normigas sian nutraĵon. Ilia kolektiva bildo estas saturita de celebrado de la grandaj patriotoj de nutraĵ-edukado: la pioniro de la hamburger je 15 centonoj, la inventinto de la false meksika gastronomio, la genio de la pico finbakita en tridek sekundoj, la konstruinto de kvaretaĝa sandviĉo, ktp. Ĉiuj gloraj bonfaristoj kaĵolataj de la komunikiloj kaj kies memoraĵoj estas avide aĉetataj en la librovendejoj kaj al kiuj la kandidatoj de prezidant-elektoj neniam forgesas prezenti siajn omaĝojn. Iuj cetere eĉ mem konkursis por la Blanka Domo ...

Kaj krome ekzistas la trupo de iom malpli heroaj etmastroj, nomataj la franĉizigiĝintoj, kiuj metas sian ambicion en la servon de marko kaj de sistemo konceptita de iu alia. Certe ili neniam spertos la gloron de Harland Sanders, la fondinto de la imperio KFC; tamen, ili ankaŭ brilas per sia individuismo kaj sia sento de iniciato, kun kiu ili dediĉas sin senĉese al ia nova koncepto de pico en eskima stilo aŭ de glaceigita dolĉaĵo kun havaja gusto. Ankaŭ tiujn Usono amas. Ĉu ili ne estas parto de “niaj najbaroj”, kiel emfazis ĉefartikolisto de Fox News incitegita de la strikmovado en la rapidmanĝejoj? Kial ne rekoni ke ili “energie laboris dum sia tuta vivo kaj riskis sian propran monon” por prosperigi la usonan revon, kiel memorigis kelkajn tagojn poste alia komentisto de la sama ĉeno?

Tiuj mitoj estas potenca armilo. S-ro Williard (“Mitt”) Romney memoris tion dum la elektokampanjo de 2012. En parolado, kiun li faris en Ĉikago, la respublikana kandidato por la Blanka Domo ekzaltis la “entrepren-spiriton” de James John Liautaud, la fondinto de la ĉeno Jimmy John’s Gourmet Sandwiches. Li poste precizigis, ke la granaj homoj kun tia harditeco “atendas nenion de la ŝtato”, ĉar ili preferas [“kalkuli pri si mem kaj diri al si: “Kion mi povas fari por pliboniĝi? Kion mi povas fari por realigi la projektojn kiujn mi konceptas por mi mem kaj por mia familio?””

Se la adeptoj de la persona disvolviĝo per la nutraĵsistemo “atendas nenion de la ŝtato”, la ŝtato, male, ege kalkulas kun ili. Tion pruvas la vojoj, la rubaĵkolektoj kaj la pruntaĵoj je malalta interezo kiujn ĝi senpage disponigas al ili. Aldoniĝas pli neatendita maskita subvencio. En Nord-Karolinio kiel en la cetera lando, multaj salajruloj de la rapidmanĝejoj ‒ se ne la plimulto ‒ ricevas el la publika potenco nutraĵkuponojn aŭ aliajn formojn de donaco en naturaĵo. Kiam la laboristoj montras, ke ili ne povas vivi per 7,25 dolaroj hore, tio tute ne estas elpensaĵo: ili estas efektive ne kapablaj vivi per la minimuma salajro, kaj eĉ malpli “realigi” ian ajn projekton. Resume, la registaro uzas la monon de la impostpaganto por malebligi ke ili mortu pro malsato kaj por komplezi iliajn dungistojn en la ĝuado de la tiel ricevataj profitoj.

Oni scias, kiel funkcias la gigantoj de la rapidmanĝejo: ili akumulas eksterordinarajn profitojn, distribuas malbonkvalitan nutraĵon kaj donas al siaj lokaj ĉefoj princajn plusojn. Krome ili pli kaj pli ofte apartenas al pensifondusoj aŭ al grupoj de spekulistoj kiuj kaŭzis la senfinan krizon pro kiu tiom da laboristoj havas nun jam neniun alian elekton ol peti ĵeteblan dungon en iliaj fritejoj.

La kazo de Burger King perfekte ilustras tiun meĥanismon. La iama usona numero du de la hamburger estas hodiaŭ jam nur ludilo en la manoj de la bankistoj. Akirita en 1997 de Diageo, multnacia entrepreno pri alkoholo, Burger King estis revendita en 2002 al financa konsorcio, kiu inkludas Goldman Sachs kaj Bain Capital, la investfonduso kreita de s-ro Romney. En la jaro 2010 ĝi pasis sub la regadon de la uson-brazila fonduso 3G Capital, kiu malprosperigis ĝin tiom ke ĝi ankoraŭ penas por releviĝi. Longa kaj dolora konflikto kun siaj salajruloj povas nur bonfartigi ĝin.

Similaj ekzemploj abundas. La ĉeno de frititaj kokidoj Bojangles unue ekscitis la avidon de Falfurrias Capital Partners antaŭ ol esti englutita de la investfonduso Advent International. Sun Capital Partners posedas la ĉenojn Friendly’s, Captain D’s, Johnny Rockets kaj Boston Market. Fog Cutter Capital Group kaj Consumer Capital Partners aĉetis respektive Fatburger kaj Smashburger. Roak Capital, siavice proprietulo de Arby’s, de Cinnabon, de Carvel kaj de Moe’s Southwest Grill, ĝia avido je tiu ĉeno logike kondukis ĝin plie al akiro de kompanio de rubaĵkolektado, Waste Pro.

Eĉ la franĉiziĝintoj, kiuj havas la afablan rapidmanĝejon (“fast food”) ĉe la stratangulo, jam ne vere estas simplaj “najbaroj”. Ankaŭ ĉe ili la sirenoj de Wall Street venkis la amon je grasodoro. La plej granda franĉizito de Burger King estas komerca kompanio kun sidejo en Sirakuzo, en la ŝtato Novjorko, kiu havas ne malpli ol kvincent sesdek ses rapidmanĝejojn. Ĝia prezidanto enpoŝigis proksimume du milionojn da dolaroj en 2011, inkluzive de akcioj. Alia aganto de Burger King, Strategic Restaurants, falis en la monujon de la investfonduso Cerberus Capital Management, kiu kolektas partoprenojn en proksimume tricent entreprenoj de la tuta mondo. Pizza Hut siavice cedis sian ĉefan franĉizon al Merrill Lynch, kiu poste revendis ĝin al la fonduso Olympic Growth fund V. Dume, la rentuloj de Valor Equity tranĉis al si pecon de Little Caesar kaj de Dunkin’ Donuts tra sia filio Sizzling Platter.

Sur la nivelo de la markoj kiel sur tiu de iliaj franĉizoj, la mastraro de la rapidmanĝa sistemo de Nord-Karolinio silentegas pri la striko de la lasta somero. Pro simpla kialo: mencii la malkontenton de ĝia laboristaro damaĝintus la bildon de sektoro zorgema aperi kiel forĝistoj de familia feliĉo. Nenio ronĝas la reputacion de restoracio pli ol kolera kelnerino postenigita antaŭ la enirejo kiu plendas ĉar ŝi ne povas vakcini sian sesjaran infanon pro manko de enspezoj.

La mutado de la ĉeno tamen ne malhelpis ĝin sendi al la fronto siajn gardhundojn. La striko apenaŭ komenciĝis, kiam la Instituto pri Dungpolitiko, unu el la premgrupoj gvidataj de s-ro Berman, aperigis plenan paĝon en la Wall Street Journal. Super la fotaĵo de japana kuireja roboto, reklammesaĝo proklamis, ke la ago de la strikantoj estas “ne batalo kontraŭ la estroj, sed batalo kontraŭ la teĥnologio”. La laboristoj ja komprenis la aludon: en la kazo de ilia obstino oni povus ankaŭ senprobleme rezigni pri ili, per instalo de aŭtomatoj en ĉiuj rapidmanĝejoj de la lando.

S-ro Berman ne malpravas. La ĵurnalistoj estis anstataŭigitaj per blogistoj, la laboristoj per robotoj, la universitataj profesoroj per asistantoj kaj per interretaj kursoj. Kial la dio de efikeco haltus sur tiu bona vojo? Oni volonte proponus al la politikaj gvidantoj enskribi sin en tiu listo ...

En Nord-Karolinio la rapidmanĝejo naskis legendan historion. Boddie-Noell estas la unua entrepreno kiu investis en malfermo de Hardee’s, nomo de ĉeno kiu vendas malmultekostajn hamburger-ojn kopiitajn de tiuj de McDonald’s. Dum pluraj jaroj ĝi fariĝis la plej granda franĉiz-firmao de tiu marko en Usono. Strange, ĝi ne estis aĉetita de pensifonduso kaj neniam minacis sian personaron anstataŭigi ĝin per robotoj. Tio estas familia afero, kies devizo ‒ “Ni kredas en la homoj” ‒ ŝajnas esti sincera. Ĝi flatas sin esti stariginta pastran oficon taskitan “subteni dungitojn kiuj havas personajn aŭ profesiajn zorgojn”. Tiuj videble ne malaperis, ĉar pluraj salajruloj de la entrepreno aliĝis al la strikpostenoj de Burger King. Boddie-Noell estas ankaŭ proprietulo de plantejo. Situanta en la proksimeco de Naŝvilo (Tenesio), la tereno de Rose Hill estas kronita de burĝa kampardomo konstruita fine de la 18-a jarcento de la antaŭuloj de la familio Boddie. La bonaj kaj la malbonaj momentoj en ĝia historio ilustras la sortoŝanĝojn de la usona kapitalismo.

La familio Boddie vendis Rose Hill en la plej malbona momento de la depresio de la 1930-aj jaroj, kiu ne domaĝis eĉ la unu elcenton de la plejriĉuloj. Ĝi povis reaĉeti sian bienon en 1979 danke al la enspezoj de la Hardee’s. Do, la mirakla interveno de la rapidmanĝeja sistemo ebligis al la heredantoj reakiri sian perditan paradizon. Hodiaŭ la burĝa kampardomo estis transformita en konferencejon. Ĝi akceptas ankaŭ edziĝfestojn por adeptoj de la sudŝtata folkloro.

Aleo bordata de florantaj neforgesuminojn gvidas la vizitanton ĝis ornamita ferpordego kun la blazono de la Boddie-dinastio. Iom poste, feeca nobeldomo kun senmakule blankaj muroj kaj kun antaŭpordo perfekte blua, kaj subtenata de kvar majestaj kolonoj. Oni premas la sonorilon, sed nenio moviĝas. Rose Hill ŝajnas esti tute senhoma. Vidi tiun luksan restadejon tiel neloĝata en tiuj tagoj de striko, tio aperigas alian vizion, tiun de mondo en kiu la laboristoj estas tute malaperintaj. Ili certe daŭre montros ridetan vizaĝon en la ŝildoj de la entreprenoj, sed la teĥnologio kaj la merkato faris ilin definitive interŝanĝeblaj.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nordkorea televido, alia mondo

La NORDKOREA TELEVIDO, sisteme ĉeesta en la publikaj lokoj, kaj ĝenerale en la loĝejoj de la urbanoj, faras ĉion por neniam surprizi. Oni vidas tie precize tion, kion oni povas vidi kaj aŭdi se oni iras al teatro — popolisma peco kun ideologia mesaĝo — aŭ al koncerto — de armeaj ĥoroj. Oni regalas la spektanton per la samaj malnovaj filmoj kiujn oni prezentas en la kinejo. Ĉio kio koncernas la vivon de la lando, male, limiĝas al politiko kaj montriĝas en pozitiva lumo.

La ŝtata tutlanda televido sendas dek du horojn tage. En la programo, iun dimanĉon inter aliaj: novaĵinformoj, popolkantoj, ĉina felietono pri la kontraŭjapana milito, aliaj popolkantoj kun politikaj tekstoj (“Ho bedaŭrata gvidanto”, “Ho mia naskiĝlando”, ktp), s-ro Kim Jong-un malfermas kvin mil loĝejojn rezervitajn al la sciencistoj kaj du altajn loĝdomojn por la profesoroj de la universitato Kim Il-sung, armea koncerto por celebri la nacian feston, sporto, kanzonoj, infanrakontoj, dokumentfilmo pri animaloj, propaganda resumo de la antaŭaj tagoj (paradmarŝoj, spektakloj), poste kaj maŝe, ceremonioj de la 9-a de septembro — fondotago de la Demokratia Popolrespubliko Koreio (DPRK) —, raportaĵo pri la popola edukado — ia plua klerigado —, luktoturniro por knaboj, ree informoj, poste teatro kaj armeaj ĥoroj (la samaj kiel matene). Vespere, malnova filmo. Laŭ la lastaj novaĵoj, la filmreĝisoroj povos baldaŭ fariĝi sole respondecaj pri sia buĝeto kaj sia scenaro, kondiĉe ke ili fine faru interesajn filmojn. Tio povus esti reformo esenca.

La tagoj de la semajno donas apenaŭ pli da varieco, kun prefero por sciencaj elsendoj, tendenco kiu respondas al la retoriko de la nacia politiko: ĉion por la scienco. Mesaĝo pri malfermoj: fariĝu sciencistoj, vi ĝuos aprezindajn avantaĝojn.

En sia tradicia kostumo, la prezentistinoj, aŭ kelkfoje virprezentistoj, de la televidaj gazetoj uzas tonon de bombasta deklamo kiam ili elvokas la grandan gvidanton kaj ties farojn: ĉiam pli forta, pli kara, pli larĝa. Oni diras per la sama vorto la landon kiun oni havas kaj la lando kiun oni volas. Doni negativan informon estas nepensebla. Amiko, kiun mi demandis ĉu la membreco en la Partio de la Laboristoj implicas ĉeesti en kunvenoj, respondis surprizite: “Tio ne necesas, la televido donas la linion.”

Spite al timemaj provoj elsendi debatojn, en kiuj la partoprenantoj malbone deklamas tekston kiun ili estis lernintaj parkere, kiel esperi ke kun siaj tedaj proklamoj, sia totala foresto de rektaj elsendoj, la ĉefa nordkoreia televidĉeno povus ŝanĝiĝi? Eĉ la karaokeoj*, kiuj interrompas ĉiujn programojn, ne ŝanĝiĝis, kun la escepto ke ili nun celebras s-ron Kim filon anstataŭ la patron.

*  Kanzonoj, en kiu aŭdeblas nur la orkestra muziko laŭ kiu oni devas kanti konatan kanzonon. -vl

Tamen estiĝis alia televidĉeno, Mansudae, en 2013. Dek horojn tage, vendrede, sabate kaj dimanĉe, ĝi elsendas eksterlandajn filmojn, tre ofte el la iama orienta bloko, kaj sporton. Neniaj prezentistinoj, nek novaĵinformoj, nek oficialaj malfermoj: Mansudae havas klaran sukceson.

Sed la vera ŝanĝiĝo, se juĝi laŭ la sekvatagaj konversacioj, venas el la dimanĉ-vespera elsendo. Ĝi donas internaciajn novaĵojn, per raportaĵoj pruntitaj el diversaj eksterlandaj televidoj. Lastan oktobron, la germanaj elektoj, la pasio de la rusa prezidanto Vladimir Putin por armiloj, la hezitoj de Ukraino inter Eŭropo kaj Rusio, la terorismo en Kenjo, la atencoj en Irako, la sekvoj de la sinko de la ŝipo Costa Concordia en Italio, la aŭto-ekspozicio de Frankfurto. Do, sufiĉe malproksima de la nescio, kiun oni kutime supozas ĉe la nordkoreoj.

Patrick MAURUS.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Adorata de la loĝantaro, la industrio de “hamburger” kaj de fritita kokidaĵo malsatigas siajn laboristojn

Kulpigi la malriĉulojn

KIOM VAŜINGTONO elspezas por certigi la pluvivadon de la laboristoj kaj samtempe garantii la konkurenckapablon de la hamburger-oj?* Laŭ la Nacia Leĝprojekto pri Dungo (NELP laŭ la angla), neregistara organizaĵo, kiu defendas la rajtojn de la modestaj salajruloj, la helpprogramoj por dungitoj de la rapidmanĝejoj kostas 7 miliardojn da dolaroj jare. Tia subvencio al la mastraro povas ŝoki en lando, kiu vidis tiom da laboristoj enmarĉiĝi en la malriĉecon dum la lastaj kvin jaroj. La maltrankvilo de la usonanoj pri tio tamen nur malrapide trovas politikan esprimiĝon. La demokrata plimulto en la senato kaj la ĉirkaŭaĵo de la prezidanto Barack Obama ja anoncis ke ili subtenas la ideon altigi la minimuman salajron al 10 dolaroj hore; sed ilia etanimeco kaj la obstrukco de la respublikanoj ankaŭ pri tio blokas ĉian progreson.

*  Vd Thomas FRANK: Kiam la dungitoj de la rapidmanĝejo “fast food” rompas pecon de la usona revo.

La dekstrularo estas efektive obsedata de la timo, ke la nuna krizo povas kaŭzi politikajn skuojn similajn al tiuj, kiuj stampis la Grandan Depresion en la 1930-aj jaroj. Pro tio ĝi furioze kulpigas la malriĉulojn kaj igas tiujn porti la kostojn de la recesio. En la okuloj de la konservativuloj, la ekzisto de laboristoj tiom malbone pagataj ke ili ne povas transvivi sen la subtenoj de la registaro tute ne signifas ke ili devus ricevi pli bonan salajron aŭ praktiki siajn sindikatajn rajtojn, sed male ke oni devas forigi ... la helpojn de la registaro.

En oktobro 2013 la respublikanoj, en la ĉambro de reprezentantoj [la Kongreso] ‒ kie ili estas la plimulto ‒ decidis tekston, kiu draste limigas la programojn de nutraĵkuponoj. Eble ili imagas, ke per dispecigo de la lastaj helprimedoj ili instigos la laboristojn kalkuli pli “pri si mem”.

Thomas FRANK.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En Nord-Koreio la ekonomio antaŭas la politikon Aŭ: La drako Nord-Koreio vekiĝas

REFOJE la Demokratia Popolrespubliko Koreio (DPRK) aperis titolpaĝe en la internacia gazetaro, kun ĉi-foje la aresto, en plena kunveno de la politikburoo, de la onklo de la gvidanto Kim Jong-un, poste lia proceso kaj ekzekutiĝo, ĉio ene de kvar tagoj. Naskita en 1946, kaj do relative juna laŭ la lokaj kriterioj, Jang Song-thaek estis ofte konsiderata kiel la numero du de la reĝimo. Li “faris ribelaĵojn”, legeblis en la loka gazetaro. La speco de krimo, pri kiu li estis akuzita, daŭre ne estis precizigita, kio donas krediton al la ideo de politika kondamno. Certaj okcidentaj komentistoj prezentis la viron kiel malfidelan edzon; aliaj vidis lin esti vive vorata de malsataj hundoj ... La specialisto pri Nord-Koreio Bruce Cumings pravas kiam li diras, ke la DPRK frenezigas tiujn, kiuj parolas pri ĝi.

Tiu justico aparte rapida kaj impresa ‒ bildoj de lia aresto estis montrataj televide ‒ povus pensigi ke nenio moviĝis en la nordkorea justicaparato. Tamen, kvankam la akuzatoj estas daŭre stigmatizataj de sia propra advokato, kiu ĝenerale dankas la kortumon pro la decidita verdikto, ŝajnas ke oni jam ne internigas sen proceso. En oktobro 2013 pluraj tribunaloj estis en laboro, do atendante reskribon de la juro. Certe ankoraŭ pli decida estas la fermo de du el la ses plej grandaj internulejoj, menciita de la sudkorea gazetara agentejo Yonhap.

Male al la kliŝoj, la reĝimo ne estas granita bloko. Prefere oni parolu pri “monolitika polikratio”, barbara termino por signi samtempe la fragmentiĝo de la ŝtato nekapabla nutri la loĝantaron dum la krizo de la 1990-aj jaroj, konservado de la armea fortreso, apero de ekonomiaj zonoj kaj zonoj de mem-entreprenistoj, kaj la konfliktoj inter publikaj organismoj.

La fragmentiĝo de la ŝtato ne estas ĝia pereo. Temas pli ĝuste pri degenero de la publikaj potencoj, ekzemple de la organismo taskita pri distribuado de nutraĵo al 60 elcentoj de la loĝantaro dum la jaroj de ekonomia krizo kaj de malsato. Tiu krizo, loke nomata “malfacila marŝo”, daŭris de 1995 ĝis 1997 kaj mortigis, laŭ la taksoj, inter 3 kaj 10 elcentojn de la loĝantaro. La potenco, se ĝi antaŭe estis vere populara, dum tiu krizo pruvis sian nekapablon kontentigi la plej bazajn bezonojn de la popolo. Certe, ĝi povas argumenti per la “usona agreso”, do la embargo, ankoraŭ fortigita post la lanĉo de raketoj en la lasta jaro. La efikoj estas realaj: eĉ Ĉinio, la sola aliancano de Pjongjango, publikigis en oktobro 2013 centpaĝan liston de produktoj malpermesataj eksporti al Nord-Koreio. Kelkajn tagojn poste, la internacia elsendo de dimanĉ-vespero en la nordkorea televido Mansudae, tre rigardata, sendis longan kanadan dokumentfilmon pri la falsaĵoj, speciale ĉinaj (vidu la artikolon Nordkorea televido, alia mondo) ...

Kiel ajn, tiuj klarigaj skemoj, gurdataj de la ŝtatmonopolaj informiloj, lasas la loĝantaron skeptika, kiu asimilas la “malfacilan marŝon” al milito: malsato, malapero de la publikaj servoj, ĝeneraliĝinta fikomercado. En ĉiuj lokoj frapitaj de la mizero, kaj ĉefe en la orienta parto de la lando, la sola obsedo estis transvivi. La disponeblaj resursoj estis rabitaj kaj venditaj en ĉiaj eblaj komercaj formoj, de kontrabando ĝis la libera merkato.* La fabrikoj, kiuj fermis unu post la alia pro manko de energio, estis malmuntataj; publikaj konstruaĵoj estis diserigitaj, iliaj metaloj interŝanĝataj kontraŭ nutraĵo el Ĉinio. La ĉeesto de la ŝtato malfortiĝis, eĉ en ĝia formo de polico. Multaj raportoj de fuĝintoj atestas, ke malgrandiĝis la nombro de kondamnoj al punoj de koncentrejo pro fikomerco aŭ pro la provo kontraŭleĝe transiri la landlimon. Iun tagon certe eblos montri tion, kio vere okazis, kaj aparte la manieron, kiel la tradiciaj organizaĵoj reformiĝis por anstataŭi la mankantan ŝtaton.

*  Kp Barbara Demick, Nothing to envy: Real Lives in North Korea, Spiegel and Grau, Novjorko, 2009. Escepte de kelkaj paĝoj de politika leciono, ĝi estas honesta kaj informita priskribo de tiu terura epoko, konfirmita de la nord-koreaj oficialuloj, kiuj komencas elvoki tiun periodon.

Nun la realaĵoj de tiu periodo aperas sur la televidekranoj, kun kelkaj bildoj de fermitaj fabrikoj, de senelektraj loĝejoj, de detruitaj kampoj kaj de neĝo. Kvazaŭ en filmo pri milito. Temis do ja pri milito, diras la televido. Kio permesas tiun konkludon: ekzistas malamiko; kaj, de tiu momento, la aferoj iras pli bone.

Sed tiam, kiel klarigi, ke la reĝimo bezonas aresti kaj elimini iun el siaj plej eminentaj membroj? Ĉu tio estas signo de forto aŭ de malforto? Por kompreni la batalon kiu furiozas en la pinto de la potenco, necesas tuj forĵeti la kliŝon de kontraŭeco inter konservativuloj kaj reformistoj, ĉar ĉiuj estas “reformistaj”. Efektive, eĉ la plej mensbarita burokrato scias, ke la oficiala retoriko havas jam eĉ ne la plej etan efikon. La “malfacila marŝo” faris la propagandon komplete neaŭdebla. Jam neniu kredas, ke morgaŭ ĉio estos senpaga. Certe, okaze daŭre funkcias restaĵoj de la naciisma retoriko, senĉese ripetataj, kiuj memorigas ke en la nordo ne ekzistas eksterlandaj trupoj ‒ dum usonaj batalionoj estas en la sudo ‒ aŭ kiuj mencias la multajn viktimojn (ĉiuj historioj de Koreio, en la nordo kiel en la sudo, prezentas la landon kiel viktimon de eksterlandaj agresoj). Sed ili ne sufiĉas, aŭ ne plu sufiĉas, por movi la landon. Por tio necesas magazenoj dece provizitaj.

Se gvidaj kadruloj alfrontiĝas inter si, tio okazas por mastri la evoluon de la lando, multe pli ol por regi la aparaton de la potenco. Kim Il-sung estis la “patro de la patrujo”; lia filo Kim Jong-il enkarnigis la reformon. La nepo, s-ro Kim Jong-un, ne povas alie ol daŭrigi la linion, ĉar li tiras el tio sian tutan legitimecon.* Sed, por ke liaj ekonomiaj sukcesoj estu daŭremaj, ili ne povas limiĝi al pli bona distribuado de la varoj.

*  Vd Bruce Cumings, “La dynastie Kim ou les deux corps du roi”, Le Monde diplomatique, februaro 2012.

Kiam oni revenas el la DPRK, nenio pli malfacilas ol komprenigi la ekonomian eksalton. Ĉiu havas en sia kapo la apokalipsajn bildojn de malsato, dum intertempe la situacio iom post iom pliboniĝis. Ĉio akceliĝis en la lastaj monatoj. La montrotabloj de la magazenoj estas denove plenaj kaj la elektro revenis. La altaj konstruaĵoj de la antaŭurbo, kiuj lastan jaron estis mallumaj, nun estas lumigataj la tutan nokton. La potenco antaŭenigis la aferojn ĉiunivele. Antaŭe ĝi lanĉis reorganizadon de la kampara mondo, do redukton de la grando de la produktad-unuoj ĉirkaŭ la familiaj vilaĝoj. Ĝia relanĉa operacio sukcesis. Samtempe ĝi faris la ekonomiajn kaj financajn interesojn de la armeo (unu miliono da homoj) netuŝeblaj, interŝanĝe kun la forlaso de la fama principo “unue la armeo” ‒ la oficiala slogano por akceptigi la prioritaton al la gigantaj elspezoj por la armeo. La militistoj konservas siajn privilegiojn, sed ili promesas resti neŭtralaj al la nova politiko.

La konflikto okazas do inter la reformistoj laŭ la ĉina maniero (merkato plu unusola partio) unuflanke kaj la adeptoj de la malnova partiŝtato. La unuaj praktikas ian fuĝon antaŭen per konsumado: la magazenoj de Pjongjango estas plenaj, ĉiuj loĝantoj de la urboj komercas, la aferoj floras ĉe la ĉina landlimo, la tri specialaj ekonomiaj zonoj kreskegas. La tradiciaj membroj de la partiŝtato, totale malestimataj pro la malsatperiodo, siavice ne nepre kontraŭas la reformojn, sed aventuron kiu senigus ilin je sia povo. S-ro Kim havas la avantaĝon, sed la partio nur komenciĝis. Pri tio atestas la fakto, ke la praktikado de la komercaj aferoj povas apogi sin sur nenia jura-leĝa bazo. Ĝi estas riska ludo.

Imitante sian patron, kiu zorgis por ne eksigi la malnovajn kadrulojn sed samtempe metis apud ili junajn sentitolajn kadrulojn, s-ro Kim instalas malgrandajn “kromministrejojn”, kiuj helpas la oficialajn kaj evidente senefikajn, ekzemple en la sektoro de kampkulturo, kaj nomumas verajn specialistojn. Ekzemplo estas la ministrejo taskita pri “konservado” de grundoj kaj arbaroj, nova nomo per kiu oni ŝajnas oficiale rekoni la neceson ... konservi.

En tiu kunteksto, kiu povas esti la senco de la eliminado de Jang Song-thaek? Ĉu li estis tro por-ĉina? Estas malnova kutimo de la reĝimo apogi sin sur iu tendenco por kontraŭstari alian kaj poste neniigi ĝin. La ekscesa dependeco vide al tria lando estas politika minaco, ĉar la nacia sendependeco restas pli aŭ malpli la sola ideologia fermento kiu ankoraŭ funkcias.

Ĉiukaze la ekonomiaj interŝanĝoj kun Ĉinio progresas per gigantaj paŝoj: en 2011 ili kreskis je 62,5 elcentoj kaj atingis 5,63 miliardojn da dolaroj.* En aŭgusto 2013 la ĉina vicministro pri komerco, s-ro Chen Jian, admonis la entreprenojn investi en Nord-Koreio, okaze de vizito de ... Jang Song-thaek. Tamen, la listo de gravaj ekonomiaj partneroj, de Barato ĝis Egiptio, de Indonezio ĝis Tajlando, ne ĉesas longiĝi. Sud-Koreio restas la dua liveranto kaj kliento, kun la speciala ekonomia zono de Kaesong ‒ eĉ kvankam tiu estis fermita de aprilo ĝis septembro laŭ decido de s-ro Kim. La interŝanĝoj (falintaj je 10 elcentoj) kreskis al 1,71 miliardoj da dolaroj en 2013. La sudkorea mastraro deziras interkonsentojn kun la nordo.

*  Statistikoj de la Korean Trade Investment Agency, Seulo, 2012.

Oni povas esti optimisma pri la hipotezo de malfermiĝo: ne nur ĉia retroiro efikus kontraŭ la interesoj de la ĉinoj, kiuj estas la precipaj investistoj, sed ĝi stumblus kontraŭ la rifuzo de la loĝantaro. La reĝimo elludis ĉiujn siajn kartojn; la sola restanta estas tiu de konsumado.

Kiuj estas ĝiaj armiloj? La releviĝo de la energisektoro. Dum la krizo la malmoderneco de la kampkultura politiko kaj la senarbarigo pligravigis inundojn, kiu detruis minejojn kaj vojojn, la bazo de la ekonomia riĉeco de la Nordo ‒ kiu estis ĝis 1975 pli granda ol tiu de la sudo. La helpo de Pekino (kun tre propra intereso) ebligis grandparte solvi tiun problemon, kvankam ne sen malfacilaĵoj. Sekigi minejon bezonas tempon kaj multan monon, klarigis al ni surlokaj ĉinaj teĥnikistoj, des pli ke ili estis ekspluatataj kun kadukaj infrastrukturoj. Danke al diversaj operacioj de varinterŝanĝo aŭ de helpo inter ŝtatoj (Ĉinio, Sud-Koreio, Japanio), oni faris novajn boradojn, speciale por petrolo, en la sudokcidento de Uijongbu, proksime de Ĉinio, kaj oni konstruis sennombrajn baraĵojn: dum flugo inter Pjongjango kaj Ŝenjango, en Ĉinio, ebligas mezuri la amplekson de la laboroj. Nord-Koreio do restarigis sian energi-situacion, kio estis unua nepra paŝo; sed ĝi ankoraŭ ne relanĉis sian industrion. Tio bezonos kapitalon de tute alia grandeco.

Dua armilo de la potenco: la reformo de la kampkulturo. Laŭ la neregistaraj organizaĵoj (NRO), la plej malfacila parto estas farita. La asocioj cetere multe penas por komprenigi al la grandaj internaciaj organismoj ke ili ĉesu liveri nutraĵojn kiuj riskas malekvilibrigi la produktadon, kaj prefere starigi kunlaboradon, kiel kun evolulando. La unua reformo okazas nun, kiu donas la tutan spacon al la privataj merkatoj ‒ kaj jam ne al la ŝtataj ‒, kaj la tentaklaj kolektivaj unuoj jam ne estas sur la tagordo.

La starigo de privataj entreprenoj, kiuj dungas salajrulojn, povas montriĝi etapo iom pli peniga, ĉar la kampkulturo mobilizas ĉiam konsiderindan nombron da laboristoj. Kvankam malfacilas prezenti precizajn nombrojn, oni povas aserti, ke necesas ankoraŭ pluraj laboristoj tie, kie unu sufiĉas por meĥanizita kampkulturisto en Francio. En la momento de la “malfacila marŝo” kaj de la grandaj inundoj, la tuta loĝantaro, inkluzive de kadruloj, estis petita partopreni en la restarigon de la vojoj. Sen asfalto kompreneble: necesis, eĉ en Pjongjango, kolekti la rompitaĵojn, moligi ilin sur varmigaj platoj kaj poste fermi la truojn per batado de marteloj aŭ de kuleroj. Tio donas ideon pri la amplekso de la defio por (re)meĥanizado hodiaŭ.

La alia ludebla karto por la potenco? Financa, poste komerca malfermiĝo. La “liberaj merkatoj”, kiuj ekzistas de pluraj jaroj, estos nun parto de la pejzaĝo, eĉ se fotado estas daŭre agrese malpermesata por la plej instituciaj, kiel tiu de Tongil en Pjongjango. Ili estas hodiaŭ preterpasitaj de aliaj strukturoj, malfacile priskribeblaj pro la foresto de oficiala aŭ almenaŭ publika statuso.

Kvankam la malfortaĵo restas la nutraĵoj, precipe freŝaj, oni trovas ĉion en la grandaj magazenoj de Pjongjango: vestaĵojn, ŝminkaĵojn, elektronikajn aparatojn, poŝtelefonojn, bicikloj, ktp. Kaj la prezoj ne malhelpas la amasojn alflui tien. Tute ne temas pri magazenoj por la eminentuloj, des pli ke la nacia mono estas nun libere interŝanĝata kaj ke ĉiu, kiu havas alilandan monon, povas aĉeti ŭonojn. Ekzistas giĉeto en ĉiu granda magazeno kiel en ĉiu hotelo, kun fluktuanta kurzo. Tio malebligas ĉian evoluon de nigra merkato. Oni ja vidas kvinjarulinojn proponi monŝanĝon ĉirkaŭ liberaj merkatoj; sed temas pri akiro de alilanda mono por povi aĉeti certajn importaĵojn aŭ altkvalitajn varojn, kaj ne pri spekulado je kurzoj. Nun butikoj de tre granda lukso, koncentritaj en lastatempe konstruitaj domoj kun restoracio kaj saŭno estas en respektata situacio. Koncerne eksterlandan monon, ĉio cirkulas, ĉio estas havebla.

Tiuj kolektivaj magazenoj estas mondoj de publika-privata miksaĵo. Interne, kiel sur la montrotabloj sur la strato, estas sufiĉe facile orientiĝi: kiam la produktoj estas bonkvalitaj, temas plej ofte pri privata komerco. Plejparte la strukturoj apartenas teĥnike daŭre al la ŝtato, sed temas pri tio, kion la historiisto Andrej Lankov, specialisto pri Nord-Koreio*, nomas “leĝa fikcio.

*  Kp Andreï Lankov, The Real North Korea: Life and Politics in Failed Stalinist Utopia, Oxford University Press, 2013.

La deziro konsumi, la avido marĉandi, la bezono elturniĝi faras la reston. La ĉelimaj urboj Dandong kaj Yanji, ĉe la ĉina flanko, situantaj proksimaj de la du specialaj ekonomiaj zonoj de Hwanggumpyong kaj Rason, akceptas multajn komercistojn el Nord-Koreio, kiuj praktikas komercon kiu ŝajnas ankoraŭ tre modesta, je homa mezuro ‒ fakte, kion homo povas transporti. La ĉina urbo, kiel ĉiam, adaptiĝas tre rapide al tiu postulo instigata de la instancoj. En Dandong vojaĝagentejo asertas al ni, ke ĝi sole organizas ĉiujare kvar mil [translimajn] vojaĝojn de ĉinoj. Tio supozigas, kie Pjongjango trovas parton de la kapitalo necesa por sia releviĝo.

En Jian, ĉe la ĉina flanko de la limo, nordkoreoj klarigas ke ili venas por labori kelkajn semajnojn aŭ kelkajn monatojn, antaŭ ol reveni kun sia salajro. Aliaj, pli malfacile renkonteblaj, estas sendataj de la ŝtato en Ĉinion kadre de granda programo, kiu ebligas al ili labori kaj vivi sufiĉe libere, tamen la plej granda parto de ilia salajro estas pagata rekte al la nordkoreaj instancoj. Tio ŝajnas esti la sorto de arbohakistoj kaj de kudristinoj. Koreoj praktikis tiujn metiojn en Manĉurio kaj en Siberio jam multe antaŭ la starigo de la DPRK.

Sed, dum la lando montras klaran ekonomian viglecon, la nuna gvidantaro penas doni juran formon al sia politiko. La interŝanĝoj kun la eksterlandaj entreprenoj fariĝas unu post la alia, surloke, kaj neniu regularo por la nova ekonomia donitaĵo disponeblas. Ĉar nenia nova retoriko estis ellaborita, regas ia teoria ĝisnuna stato. Do, oni daŭre malpermesas foti la liberajn merkatojn ... Nur la specialaj ekonomiaj zonoj ricevas lavangon da reguladoj, kaj, se kredi la ĉinan gazetaron, la konfliktoj kun la entreprenoj de la imperio de la mezo estas nenombreblaj. Kaj mankas arbitracio.

Se la kompleta submetiĝo ‒ aŭ sentata kiel tia de la loĝantaro ‒ sub Pekino estus certe mortiga por la reĝimo, la senmoviĝo estus tute same tia. En 2009, responde al la krizo, Pjongjango provis financan kaj impostan reformon same aŭdacan kiel energian: akra devaluto kaj konfiskado de la plej granda parto de la ŝparaĵoj deponitaj en la ŝparkasoj ‒ mono kiu cetere valoris objektive nenion, ĉar en tiu epoko ne transformebla en varojn. Nu, la potenco, kiu ne tremis dum la plej akraj krizoj, ĉi-foje ŝancelis fronte al granda rifuzo esprimata de la urbaj mezaj klasoj. En kelkaj tagoj la reformo estis nuligita, kaj kun ĝi ĝia iniciatinto (sed certe ne lia skipo).

S-ro Kim do perfekte scias, kion volas kaj kion ne volas la mezaj tavoloj, kiujn oni povas taksi je 20 ĝis 25 elcentoj de la loĝantaro: la kadruloj, la loĝantoj kiuj rajtas loĝi en la grandaj urboj kaj la laboristoj kun eksterlandaj kontaktoj. Kaj li decidis enkarnigi iliajn dezirojn. Vestita kiel lia patro, kun hararanĝo kiel lia avo, sed akompanata de belaspekta edzino (tradicio kaj moderneco ...), li ne ĉesas malfermi novajn instalaĵojn aŭ servojn.

Pura produkto de la sistemo, grandparte nekonata antaŭ sia enpotenciĝo, la juna gvidanto en la momento ĝuas certan popularecon. Por havi ideon pri tio, sufiĉas sidi en kafejo de Pjongjango, iun lundon. Dum sur la ekrano de unu el la multaj publikaj televidiloj montriĝas unu post la alia la grandaj momentoj de s-ro Kim, la etoso iom post iom kalmiĝas kaj la rigardoj turniĝas al la ekrano. La sendaĵo daŭras kvardek kvin minutojn, dum kiuj la gvidanto kun energio malfermas aŭ inspektas siajn grandajn laborojn.

En la ĉefurbo ĉiu povas konstati, ke la horizonto fariĝas plena de grandaj konstruaĵoj, de loĝejoj, de amuzparkoj, de naĝejoj, de hospitaloj. Dimanĉa promenado en iu el tiuj parkoj aŭ en naĝejo kun gigantaj toboganoj, estas tre instrua: oni vidas tie plenajn busojn de kamparanoj, venigitaj de sia laborunuo por tago, kiun ili finos per ĉeesto en la amasspektaklo Arirang.

Ĉu la DPRK estas la venonta “draketo”? Teĥnike tio estas verŝajna, se la politika linio daŭras kaj se restariĝas moderna ŝtato. Post la eksterlandaj intervenoj de la lasta jarcento, tio estas la kvina fojo kiam la nordkoreoj spertas ekonomian releviĝon. Ili havas la apogon de sia sperto. Sed la ideologia kaj jura defio ‒ ne nur ekonomia ‒ estas senprecedenca.

Patrick MAURUS.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Muziko — La gitar-heroldo

En la jaro 1919, Usono en timo antaŭ la “ruĝo” celebris la centjariĝon de sia granda poeto Walt Whitman, kiu en siaj lastaj jaroj estis konvinkita, ke lia lando estus perdita, se la socialismo ne savos ĝin. Samjare, 7-jara knabo nomata Woodie Guthrie estas atestanto pri la frenezo kiu kaptas lian naskiĝlandon Oklahomo dum la malkovro de petrolo tie. La kampara mondo, ekzaltita de Whitman, komencas sian malrapidan agonion kaj, kiel la familio Guthrie, la kampuloj transformiĝas en migrulojn.

En 2012 estis la centjariĝo de la naskiĝo de tiu knabo fariĝinta folk-kantisto, kiun Usono celebris ne sen ĝeno vide al tiu mita figuro aŭtente usona, kiu ne kaŝis siajn simpatiojn por la komunismo nek sian senmankan subtenon al la celoj de la ekspluatatoj.* La milionoj da viktimoj de la granda recesio, kiu komenciĝis en 1929, kiel de la ekologia kaj politika katastrofo de la dust bowl*, trovis sian heroldon en tiu vaganta kantisto kun magra vizaĝo, cigaredo ĉe la lipoj kaj gitaro ĉeŝultre. Ne ekzistis io pli usona ol Guthrie, sed lia patriotismo havis la akordojn de la Internacio*

*  Vd http://autodidactproject.org/my/gut.... -vl
*  “Polv-baseno”. Fuĝantaj antaŭ la polvoŝtormoj kaj la sekeco, pli ol ducent kvindek mil ruiniĝintaj kampuloj serĉis rifuĝon en Kalifornio. Vd la dokumentfilmon de Ken Burns The Dust Bowl, PBS Videos, 2012.
*  Temas pri la sesstrofa (sed plej ofte kantataj nur tri strofoj) internacia himno de la laboristoj (kaj ankaŭ de la diverslandaj komunistaj partioj), kies teksto estas de Pottier kaj la melodio de Degeyter, kun la refreno (traduko de Zilberfarb):

Artisto eksternorma, patro de engaĝiĝintaj kantistoj de sia lando, li parolis el la koro de Usono al la koro de Usono. Tiu regionano restas en la memoroj kiel la figuro de la hobo, migranto serĉanta dungon kiu, en la okcidento de la 1930-aj jaroj, vivis, de unu trajno al alia, sian eksterleĝan marĝenecon, sed ankaŭ sian subfosadon de la normoj de la burĝa socio. Ekde 1937, kaj dum kvin jaroj, Guthrie la hobo estis tiel membro de batalanta frataro, tiu de la ekskluditoj kaj subprematoj, blankuloj de la fabrikoj kaj nigruloj de la kampoj kiu, “de Dakoto de la nordo ĝis Arkanso” “suferis sur la vojo, esperante akiri almenaŭ unu dolaron tage”. Neniu sukcesis pli bone ol li harmoniigi la usonan individuismon kun la defendo de solidareco kaj de egaleco. Kvankam li ne naskiĝis en la mizero, li tre rapide spertis sian sorton de dramoj kaj de elradikiĝoj. El la sortobatoj de sia patro kaj el la spektaklo de la ĉifonaj rifuĝintoj de lia naskiĝŝtato erarvagantaj en Kalifornio post la dust bowl, li tiris koleregon kaj inspiron.

Jen la legenda historio de Woodie Guthrie, tia kian li redaktis ĝin en 1943 en la membiografio*, kiu decidigis la junan Bob Dylan, idon de la burĝaro, elekti la folk-muzikon kaj la popolan lingvon. La kritikantoj de Guthrie vane emfazis ke, fariĝinte adopta novjorkano, li estis influita de la intelekta maldekstro origina de centra Eŭropo, kaj la makartiistoj same vane asertis, ke li estis poste koruptita de la Komunista Partio kaj de la sindikatoj ‒ Guthrie restas, laŭ la vortoj de John Steinbeck, “la bardo de la usona spirito”.

*  Woodie Guthrie, En route pour la gloire [Survoje al gloro], Albin Michel, Parizo, 2012 (1a eld. en poŝformato: 1990), 416 paĝoj, 22, 90 eŭroj.

Sed lia restado en Novjorko estis determina. En kontakto kun mondo, kiu teoriigas la socian batalon kaj postulas la feliĉan estontecon, li transformis la milojn da rekantaĵoj kaj da melodioj kuŝantaj sur paperpecoj en kanzonojn samtempe tradiciajn kiel senprecedencajn, nostalgiajn kaj ribelajn. En la grupo de la Almanac Jubilee Singers li malkovris la batalojn de la sindikatoj, por kiuj li kantis kaj verkis siajn plej belajn tekstojn: Pretty Boy Floyd”, “Pastures of Plenty”, “Hard Travelin’, “Deportee”... La grupo volonte fariĝis pli populara ol estis ĝia socia origino, kaj Guthrie malŝatis aŭdi ke oni memorigis al li, ke li estas malpli membro de la laboranta klaso (working class) ol intelektulo.*

*  Ed Cray, Ramblin’ Man: The Life and Times of Woody Guthrie, antaŭparolo de Studs Terkel, W. W. Norton & Company, Novjorko, 2006, 488 paĝoj, 17, 95 dolaroj.

Lia morto, en 1967, ne mutigis lin. De Bob Dylan, Joan Baez aŭ Johnny Cash en la 1960-aj jaroj ĝis Bruce Springsteen aŭ Lou Reed, oni ne ĉesas remalkovri lin. Liaj lirikaj malbenoj kontraŭ la bankoj, la polico, la landlimoj, la mortpuno aŭ la friponaj mastroj retroviĝas en la neeldonita romano (1947) House of Earth, en kiu, kiel faris Whitman, li donas popolan kaj humanisman voĉon al la usona literaturo. Sagaca novjorka eldonisto ĵus publikigis ĝin.*

*  Woodie Guthrie, House of Earth, editorita kaj kun antaŭparolo de Douglas Brinkley kaj Johnny Depp, Harper, Novjorko, 2013, 234 paĝoj, 25, 99 dolaroj.

Sylvie LAURENT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu baldaŭ la fino de la milito kontraŭ drogoj?

Longtempe, Vaŝingtono trudis sian solvon por la plago de la drogoj: milito, kondukata prefere sur aliaj teritorioj ol sia. De kelkaj jaroj, tamen, la interkonsento fendiĝas.

“La milito kontraŭ drogoj estas fiasko*.” La raporto publikigita la 30-an de septembro 2013 sur la retejo de la British Medical Journal lasas neniun dubon: la prohibiciaj politikoj — ligitaj al la nomo de la usona prezidanto Richard Nixon, kiu, la 17-an de julio 1971, levis la drogojn al la rango de “publika malamiko n-ro unu”, ne plenumis siajn promesojn. Inter 1990 kaj 2010, la meza prezo de opiaĵoj (heroino kaj opio) kaj de kokaino eĉ falis respektive de 74% kaj 51%, se oni prenas en konsideron la inflacion kaj plibonigon de la pureco de la produktoj. Ĉu venis tempo konsideri alian metodon por lukti kontraŭ tiu plago, simile al kelkaj usonaj ŝtatoj kaj ankaŭ Urugvajo*?

*  “International “war” on illegal drugs is failing to curb supply”, BMJ Open, 30 septembre 2013, http://blogs.bmj.com.
*  Vd Johann HARI “Kial Urugvajo laŭleĝigas kanabon” Le Monde diplomatique, Februaro 2014.

Respondi pozitive ne signifas malgravigi la fenomenon. Kun preskaŭ ducent milionoj da klientoj, la drog-merkato eligas vendosumon taksitan je 300 miliardoj da dolaroj jare, tio estas preskaŭ la malneta enlanda produkto (MEP) de Danlando. Sed la porĉiameco de la problemo ne masku ties profundan evoluon.

Nun kiel hieraŭ, tri andaj landoj, Bolivio, Kolombio kaj Peruo, provizas kvazaŭ la tutmondan oferton de kokaino. Afganujo daŭre produktas pli ol 80% de la opiaĵoj vendataj en la mondo. Sed kreskanta parto de tiuj produktoj destinitaj por Eŭropo transiras nun tra la afrika kontinento, kun gravaj malstabiligaj efikoj al la lokaj ekonomioj kaj institucioj.

Same kiel en aliaj sektoroj, la tutmonda mendado estas ŝveligata de tiu de la sojlolandoj. Dum la usona konsumado regule falas de 2006, tiu de la brazilanoj kreskas kaj levis ilian landon je la rango de dua merkato en la mondo por kokaino. En aliaj kontinentoj, aliaj produktoj sed samaj evoluoj: la kresko de la heroin-mendado en Ĉinujo kaj en sud-orienta Azio kompensas ĝian malkreskon en Okcidenta Eŭropo. Kvankam la ĉefaj merkatoj ankoraŭ estas en la Nordo (inkluzive Rusujon), oni konstatas iom-post-ioman moviĝon de la gravitocentro, kio, en ne tre fora estonto, povus rezultigi, ke la sud-sudaj interŝanĝoj fariĝos la plejmulto.

Malmultaj ekonomiaj agantoj pli rigore aplikis la instruojn de la Monda Banko invitanta uzi la vastajn oportunecojn de la ekonomia tutmondiĝo, ol la internaciaj fikomercistoj. Profitante el la rapida kresko de la mara kaj aera transkontinenta transporto, kaj ankaŭ el la hegemonio de la “liberigu la merkaton”, kiu limigas la doganajn kontrolojn, ili ankaŭ kapablas, laŭ la Internacia Organo por la Kontrolo de drogoj (IOKD, en la franca OICS), “pagi la servojn de altnivelaj informadikistoj por eskapi el la polico, kunordigi la sendojn kaj blankigi la monon*. La malregulado kaj la apero de financaj “ŝoseoj”, pli malpli laŭleĝaj, transitante tra impostparadizoj, krome ofertis al ili multegajn eblecojn por recikligo de iliaj profitoj.

*  “Rapport 2008”, OICS, Vieno, 2009.

La mafiecaj retoj profitis el la amasa malriĉiĝo de la malgajnintoj de la tutmondiĝo. Kamparanoj aŭ urbanoj, tiuj ĉi konsistigas neelĉerpeblan “rezerv-armeon” por la produktado kaj la transporto de la drogoj. Sed la politika ekonomio de tiu merkato karikature imitas la maljustecon de la internaciaj valorĉenoj, ĉu temas pri agro-negoco aŭ teks-industrio: en 2008, nur 1,5% el la profitoj pro kokain-vendo en Usono revenis al la etaj produktistoj de kokao, dum la retoj, kiuj organizas la distribuon interne de la usona teritorio kaptis 70%*, antaŭ ol verŝi ilin en la luksaĵ-industrio aŭ en la diversaj sektoroj ebligantaj “blankigon” de la malpura mono (senmoveblaĵoj, kazinoj, turismo).

*  “Rapport mondial sur les drogues 2010”, Office des Nations unies contre la drogue et le crime (UN-Ofico kontraŭ drogo kaj krimo), Vieno, 2010.

Internacia kunlaborado pri lukto kontraŭ drogoj komenciĝas en 1909. Usono, kiu ĵus “aĉetis” Filipinojn al la hispanoj, kunvokas kelkajn ŝtatojn en la urbo Ŝanhajo por ilin konvinki elradikigi la plagon opio en la Fora Oriento. Ĉu pro morala devo? La operacio estas ĉefe maniero rompi la britan monopolon pri la opio-komerco, samtempe akirante al si favoron de la ĉinaj aŭtoritatuloj. Jam tiam montriĝas la ĉefaj karakterizoj de la internacia reĝimo, kiuj venkos en la dua duono de la 20-a jarcento: orientiĝo al absoluta malpermeso (prohibicio), emfazo al la forigo de la oferto, ĉefa influo de Usono...

Strategia prioritato por Vaŝingtono

Tri UN-strukturoj, kiuj ĉiuj havas sian sidejon en Vieno, konsistigas la institucian arkitekturon garantiantan la funkciadon de la sistemo. Konsistanta el kvindek tri landoj elektitaj por kvarjaraj mandatoj, la Komisiono pri drogoj estas la decidrajta instanco, en kiu estis formulitaj la tri ĉefaj kontraŭdrogaj konvencioj*. Prezentante sin mem kiel “kvazaŭ tribunala organo”, la IOKD zorge inspektas la naciajn politikojn de la pli ol cent okdek ŝtatoj, kiuj ratifis la tekstojn. Tiujn du organismojn asistas loĝistike kaj administre la UN-ofico kontraŭ drogo kaj krimo (UNODK). Ĉi-lasta cetere provizas teknikan asiston al la ŝtatoj por la lukto kontraŭ la fikomerco, interalie tra la programo pri kontrolado de konteneroj ekzistanta en dekduo da landoj.

*  La ununura konvencio pri drogoj (1961), la konvencio pri la substancoj agantaj al la centra nerva sistemo (1971) kaj la konvencio kontraŭ la neleĝa komerco de drogoj kaj substancoj agantaj al la centra nerva sistemo (1988).

La traktadon de la drogo-demando karakterizas Nord-Suda malekvilibro. Tiu merkato, male de tio, kion oni observas en tiu pri armiloj - valorigo de la produktado (kiu kreas dungojn en la Nordo) kaj kondamno de la aĉeto fare de la suda landoj-, karakteriziĝas ĝenerale per respondecigo de la produktantaj landoj (aŭ konsumantoj de “malriĉaj” produktoj, tiaj kiaj opio, kanabo aŭ kokao). La ŝarĝo de la kontrolo plej ofte pezas sur ili.

La reĝimo tamen ĝuas tian nivelon de politika aliĝo, kian malmultaj aliaj internaciaj sistemoj povas pretendi. La diplomatia aktivismo de Usono de pli ol unu jarcento estas grava faktoro, aparte tra unuflanka procezo de “aŭtentigo”, celanta ĉiujare klasifiki la landojn laŭ ilia respekto de siaj “devoj venantaj el la internaciaj kontraŭ-drogaj interkonsentoj”.

Sed la deziro de Usono pri ĝisfina batalo estas foje modifita aŭ eĉ renversita, de la geopolitikaj zorgoj de la prezidejo. De Birmo (Mjanmao) ĝis Nikaragvo, tra Sicilio, la imperativoj de la malvarma milito ofte kondukis la usonajn sekretajn servojn subteni la organizon de vendoretoj de drogoj por financi la lukton kontraŭ la komunisma “minaco”.

La renversiĝo, fare de la usona marista infanterio, de la Panamo-prezidanto Manuel Noriega, eks-aliancano kaj konata drognegocisto, en decembro 1989, komencas tamen novan periodon, dum kiu la “milito kontraŭ drogoj” ricevas geostrategian antaŭenpuŝon, ĉe la fino de la malvarma milito. Rebato de la Drug Enforcement Administration (DEA) super la Central Intelligence Agency (CIA): la lukto kontraŭ drog-komerco ne plu estas oferata al la geopolitikaj interesoj, ĝi fariĝas ties ĉefa levilo.

Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, tiu milito partoprenas en tiu, pli larĝa, kiu celas “elradikigi terorismon”. Por la strategiistoj de la Pentagono (usona ministrejo pri Defendo), la afgana situacio montras, ke terorismo kaj la fikomercistaj retoj nutras unu la aliajn, eĉ foje konfuziĝas, en la “senjuraj” zonoj forlasitaj de la “falintaj” [“malindaj”?] ŝtatoj. Sed la gravaj drog-retestroj iel ligitaj al la aliancitaj potenculoj estas malofte ĝenataj.

Kvankam pionira, la alpaŝo de Urugvajo, unua lando, kiu laŭleĝigis la konsumon de kanabo por ne-medicina uzo, ne alvenis kvazaŭ tondrofulmo en blua ĉielo. Pluraj frontoj aperis ĉi lastajn jarojn, surbaze de sama konstato: la nuna sistemo ne nur ne estas efika, ĉar la nombro de konsumantoj ja ne malmultiĝas, sed ĝi estigas serion de flankefikoj malpli kaj malpli akcepteblaj.

Unua fronto, malfermita antaŭ pli ol dek jaroj, antaŭenpuŝas la principon de “redukto de la riskoj”, kiu metas la demandojn pri publika sano antaŭ la celo redukti la konsumon. Tiu principo manifestiĝas per programoj de interŝanĝo de injektiloj, malfermo de konsum-salonoj kaj testado de la produkto-kvalito, kiuj ekzistas hodiaŭ en pluraj eŭropaj landoj. Tamen, tiu esprimo restas malpermesita en la rezolucioj de la Komisiono pri drogoj, pro la fortega rezisto de la prohibiciemaj ŝtatoj, gvidataj de Usono kaj Rusujo.

Latin-Amerika ribelo

TIU RIGIDECO, laŭ la esploristo David Bewley-Taylor, estigas procezon de “mola forlaso”: pluraj ŝtatoj (interalie Germanujo, Nederlando, Hispanujo, Britujo, Portugalujo kaj Brazilo) “sindeturnas de la prohibicia normo,ekspluatante la plastikecon de la traktatoj, tamen teknike restante interne de siaj juraj devigoj”*. Krome, pli kaj pli viglaj streĉoj aperas inter IOKD kaj la UN-Agentejo taskita pri lukto kontraŭ aidoso (Onusida).

*  David Bewley-Taylor, “The contemporary international drug control system: A history of the UNGASS decade”, IDEAS Reports, London School of Economics, oktobro 2012, www.lse.ac.uk.

Igi nepunebla la posedon de etaj kvantoj de kanabo estas maniero respekti la internaciajn tekstojn — kiuj malpermesas la laŭleĝigon-, deturnante sin de ilia spirito. La multaj eŭropaj kaj sudamerikaj landoj, kiuj elektis tiun ĉi kompromison, estas motivitaj de varia miksaĵo de zorgoj praktikaj (redukti la rimedojn investotajn por puni la konsumantojn) kaj filozofiaj: konsumo de molaj drogoj estas nur libera dispono pri si mem.

Hodiaŭ, la avangarda rolo longtempe ludata de Nederlando kun ĝia coffee shops-sistemo kiu baziĝas sur nepuneco de vendo, estas imitata de Urugvajo kaj la usonaj ŝtatoj Kolorado kaj Vaŝingtono. Tio tre malkontentigas la IOKD. S-ro Raymond Yans ne forgesis averti Montevideon kontraŭ la konsekvencoj de alpaŝo, kiu minacas “la integrecon de la sistemo de traktatoj” kaj ne hezitis postuli de la prezidanto Barack Obama, ke li, surbaze de la federacia leĝo — kiu malpermesas la laŭleĝigon — nuligu la rezultojn de la referendumoj estigintaj la laŭleĝigon en la cititaj ŝtatoj.

Tria rezisto-akso evoluas de 2012 en la kerno mem de la regiono, kie la lukto kontraŭ drogoj estis kondukata kun plej granda volo, helpe de Usono. Gvidataj de la prezidantoj Juan Manuel Santos (Kolombio) kaj Otto Perez Molina (Gvatemalo), kun la notinda subteno de la meksika prezidanto Enrique Pena Nieto, tiu movado intencas eliri el nevenkebla “milito”, kiu kreskigas krimecon kaj korupton, embarasante la tribunalajn sistemojn. Per aŭdaco antaŭe neimagebla, la centr-amerikaj prezidantoj kunvenintaj en marto 2012 en Tegucigalpo (Honduro) aliĝis — en ĉeesto de la usona vicprezidanto Joseph Biden! - al la propono de Gvatemalo konsideri alternativajn mekanismojn por lukti kontraŭ la drogkomerco, kiel la nepunebligon de la kokain-transito survoje al Usono.

Tiu iniciato estas des pli konsterna por Vaŝingtono, ke ĝi okazas ene de ĝia rekta influzono, kaj estas subtenata de konservativaj politikaj personecoj. Kvankam la malfortiĝo de la prohibicio-konceptoj ŝajnas nerenversebla, aparte ene de la usona publika opinio, la mezdaŭra estonteco de la internacia regoreĝimo estas malfacile antaŭvidebla. Ĉu fleksebligo de la konvencioj? Ĉu etendiĝo de la kondutoj “mola forlaso”? aŭ multobligo de la veraj forlasoj (kiel en Urugvajo), pri kiuj oni malfacile imagas, kiel ili povus esti sankciitaj de UN? La fortorilatoj sine de la diplomatio de drogoj decidos pri tio.

François POLET


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ruĝaj lumoj

Pri Roza Luksemburgo (1871-1919), kiu ludis centran rolon en la starigo de la Komunista Partio de Germanio (KPD), la memoro de la komunistoj ŝajnas konservi la bildon de pasia kaj malcedema virino, adepto de la “revolucia spontismo”, aganta kontraŭ la politikaj aparatoj. Ĉirkaŭ ŝiaj interven-tekstoj, regule reeldonataj — Ĉu socia reformo aŭ revolucio?*, Amasstriko, partio kaj sindikatoj*, La rusa revolucio* plej ofte elvokas ŝiajn batalojn interne de la germana socialismo, ŝian kontraŭstaron al la reformismaj tezoj de Eduardo Bernŝtejno, ŝian rifuzon de la milito, ŝian kritikon de la aŭtoritatecaj tendencoj de la bolŝevismo.

*  La germana originalo, “Sozialreform oder Revolution” konsulteblas interrete sub jena adreso www.mlwerke.de/lu/lue.htm.
*  La germana originalo “Der politische Massenstreik und die Gewerkschaften” konsulteblas interrete sub la adreso www.mlwerke.de/lu/luc.htm.
*  La germana originalo “Die russische Revolution” estis unue publikigita de Paul Löwy laŭ la manskriba postlasaĵo kaj laste aperis en Rosa Luxemburg: Politische Schriften, volumo 3, Europäische Verlagsanstalt, Frankfurto ĉe Majno, 1968, paĝoj 106- 141 kaj rete konsultebla ĉe www.mlwerke.de/lu/lu3106.htm.

Sed la vivo kaj verkaro de tiu, kiu estis murdita de la korpusoj de volontuloj* post la malsukceso de la spartaka ribelo, ne resumeblas per kelkaj trajtoj: en dudek kvin jaroj da politika engaĝiĝo, Roza Luksemburgo iris itineron pli kompleksan ol tiu, al kiu la legendo reduktas ĝin,* kaj produktis konsiderindan amason da skribaĵoj. La nun okazanta publikigo de ŝia Kompleta Verkaro (Œuvres complètes) [en la franca] verŝajne ebligos fari al si pli precizan bildon pri ŝi kaj pri ŝiaj bataloj,

*  Kelkajn tagojn post la sanga subpremo de la januarribelo, la 15-an de januaro 1919, taĉmento de la volontula korpuso “Garde-Kavallerie-Schützen-Division” arestis la gvidantojn de la Spartako-Ligo Roza Luksemburgo kaj Karlo Libkneĥto. En la ĉefstabo de tiu korpuso ili torture pridemandis ilin kaj tuj poste murdis ilin. La kadavron de Roza Luksemburgo ili ĵetis en kanalon, kie oni trovis ĝin nur kvar monatojn poste. Milittribunalo decidis liberigon de la murdintoj. -vl
*  Kp John Peter Nettl, Rosa Luxemburg, Spartacus, Parizo, 2013 (mallongigita versio de pli malnova verko).

La unua volumo* entenas la Enkondukon al la politika ekonomio, verko aperinta post ŝia morto kaj konsistanta el la kursoj, kiujn ŝi donis, ekde oktobro 1907, ĉe la Centra Lernejo de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). Kvankam akompanata de antaŭparolo al kiu mankas kohero, kaj kun manko de pluraj ĉapitroj, kies manuskriptoj estis neniam trovitaj, la teksto tamen estas revigliga tutaĵo kaj inda je intereso.

*  Rosa Luxemburg, Introduction à l’économie politique [Enkonduko en la politikan ekonomion], Agone-Smolny, 2009, Marsejlo-Tuluzo, 476 paĝoj, 20 eŭroj. ‒ La germana originalo “Einführung in die Nationalökonomie” konsulteblas rete en www.mlwerke.de/lu/lu05/lu05en.htm. -vl

Luksemburgo tradukas kaj sintezas kelkajn el la grandaj tezoj formulitaj de Karlo Markso. Kiel bona vulgarigisto ŝi scias ankaŭ polemiki, pri postulemaj temoj de historio aŭ de antropologio, kun la universitataj eminentuloj de sia tempo. Ĉar ŝi estis mem ekonomikisto, ŝi ne kontentiĝis citi Markson, sed proponas analizon de “nuntempaj” tendencoj de la kapitalismo, kiun anoncas ŝia granda libro La akumulado de la kapitalo de la jaro 1913.* Dua volumo,* kiu kunigas ŝiajn tekstojn pri la lernejo de la SPD, daŭrigis tiun unuan verkon kaj kompletigis la portreton de Roza Luksemburgo kiel pedagogo.

*  En la germana originalo, Rosa Luxemburg: Die Akkumulation des Kapitals. Ein Beitrag zur ökonomischen Erklärung des Imperialismus, Berlino, 1913, eldonejo: Buchhandlung Vorwärts Paul Singer GmbH,. Represo en: Rosa Luxemburg - Gesammelte Werke. Herausgegeben vom Institut für Marxismus-Leninismus beim ZK der SED. Band 5, Berlino/GDR. 1975, ”Die Akkumulation des Kapitals“, p. 5-411, kaj konsultebla rete sub la adreso www.mlwerke.de/lu/lu05/lu05005.htm. -vl
*  Rosa Luxemburg, A l’école du socialisme, Agone-Smolny, 2012, 268 paĝoj, 22 eŭroj.

La laste aperinta tria volumo* kunigas la artikolojn kiujn ŝi dediĉis al la franca politika vivo. Kvankam Francio neniam estis en la centro de ŝiaj okupiĝoj, ŝi tamen plurfoje komentis la progresojn kaj malprogresojn de la socialisma batalo en Francio. Kelkaj eventoj aparte atentigas ŝin. La afero Dreyfus unue, kiu disŝiris la socialistan familion. Kaj, sekve de tio, la eniro de Alexandre Millerand, tiam socialisto, en registaron de “respublika defendo”. Luksemburgo avertas kontraŭ siaj francaj kamaradoj: tom favora, kiom ŝi estis al Dreyfus, tiom ŝi estis malamika al la “ministrismo”. Kontraŭ Jean Jaurès ŝi ripetas, ke la partopreno de socialisto en burĝa registaro povas esti nur stultaĵo kaj sakstrato.

*  Rosa Luxemburg, Le Socialisme en France (1898-1912), Agone-Smolny, 2013, 297 paĝoj, 22 eŭroj.

Dum ŝi kondamnas la erarojn, Luksemburgo observas la progreson de la franca socialismo al unueco kaj en la jaro 1905 salutas la kuniĝon de la precipaj tendencoj en la sino de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) ‒ sen tamen konsenti la agnoskon de la meritoj de ekz-e Jaurès, kiun ŝi daŭre suspektas je moderismo.

Kio surprizas en tiuj tri volumoj da diversspecaj tekstoj, estas konstanta zorgo pri klarigo. Precizigi la faktojn, citi la nombrojn, informi la leganton pri eksterlandaj eventoj, forigi la iluziojn kiuj igas la politikan spacon nekomprenebla, diskuti paŝon post paŝo pri detalo por poste desegni kompreneblan bildon pri la tuto: jen pri kio ŝi okupiĝas senĉese. Malproksima de la ruĝa pasionaria de la kliŝoj, Roza Luksemburgo aperas ĉi tie kiel altnivela intelektulo kiu, en epoko de granda konfuzo, senlace provas kompreni kaj komprenigi.

Antony BURLAUD.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De la kontraŭleĝaj vendistoj al la apotekistoj

Kial Urugvajo laŭleĝigas kanabon

La 23-an de decembro 2013 la urugvaja prezidanto José Mujica aprobis leĝprojekton celantan krei reguligatan merkaton. Li tiel fariĝas la unua ŝtatestro, kiu permesas produktadon kaj vendon — en reto de apotekoj — de drogo malpermesata aliloke.

EN MEKSIKO, portretoj de malaperintoj pendas sur muroj, kvazaŭ estus enorma reklamkampanjo organizita de hom-komercisto. Laŭ la organizaĵo Human Rights Watch, pli ol sesdek mil meksikanoj perdis sian vivon en la “milito kontraŭ drogo” lanĉita en 2006 de la eksa prezidanto Felipe Calderon. Tiu amasbuĉado sin nutras el du interkruciĝintaj fontoj: unuflanke, Usono transportas monon kaj armilojn ĉe la alian flankon de la Rio Grande por subpremi la komercon de drogoj; aliflanke, la karteloj disputas inter si la regadon de la liveradaj cirkvitoj*. Kiel diras la verkisto Charles Bowden, la milito kontraŭ drogo kombiniĝas kun la milito por la drogo. Ambaŭ estas same mortigaj.

*  Vd Jean-François Boyer, “Meksiko ne aŭdacas alfronti la kartelojn”, Le Monde diplomatique, julio 2012.

Ĝis antaŭ mallonga tempo, ia fatalismo dominis, inspirita de la konstato, ke la sovaĝeco ne povas esti haltigita, sed nur delokita. Sed depost du jaroj, gvidantoj de Latin-Ameriko, inter kiuj la kolombia prezidanto Juan Manuel Santos, publike konsideras forlasi la dogmon pri subpremado kaj apliki malsaman politikon — la sola, kiu, laŭ ili, kapablas elradikigi la drogmerkaton. Tiun vojon nun laŭiras Urugvajo. Ĝia prezidanto, s-ro José Mujica estas maltipa gvidanto. Ano de la Tupamaros-guerilo en la 1970-aj jaroj, li restis malliberigita en puto dum du jaroj kaj duono. Elektiĝinte en novembro 2009 prezidanto, li ne instaliĝis en la orumita prezidejo-palaco sed daŭre loĝas en sia dometo kun lada tegmento, en popola kvartalo de Montevideo. Li donacas 87% de sia ŝtatestra salajro al organismoj por helpo al sociala loĝado kaj ofte uzas buson por iri al siaj rendevuoj.

Ĉe la origino de perforto

EN JULIO 2013, la deputitoj de lia koalicio adoptigis leĝon permesantan kultivadon de kanabo sur la nacia teritorio kaj ĝian vendon al plenkreskuloj. La konsumantoj povas de nun aĉeti sian ŝatatan herbon en apotekoj, kun maksimumo de kvardek gramoj monate, aŭ mem kultivi ĝin, ĝis ses plantoj por unu mastrumo. Estas la unua fojo, ke lando rekte malobeas la traktatojn de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) malpermesantajn la uzon de kanabo.

“Jam de pli ol cent jaroj ni iel ajn aplikadas subpremajn politikojn al la drogo-demando, klarigas s-ro Mujica. Kaj, post cent jaroj, ni konkludis, ke tiuj politikoj nekontesteble fiaskis.” Lia ministro pri defendo, s-ro Eleŭtorio Huidobro — alia eksmembro de la Tupamaros, ankaŭ restinta plurajn jarojn en puto-, resumas la ekkonsciiĝon, kiu igis lian landon transiri tiun historian paŝon: “Se ni ne faras tion nun, tio, kio okazis en Meksiko, ankaŭ okazos ĉe ni. Kaj ni estos en tre malbona situacio.” Urugvajo ja situas sur unu el la ĉefaj kontinentaj vojoj de la drogoj, uzata de la bolivia kokaino kaj de la paragvaja kanabo, antaŭ ilia transporto al Eŭropo. Laŭ la deputito Sebastian Sabini, unu el tri murdoj en la lando estas ligita al la drogo-komerco.

Estas la prohibicio-politiko, insistas s-ro Huidobro, kiu kreis la drog-fikomercon kaj la perforton, kiu fontas el ĝi: “Rifuzante laŭleĝigi la komercon de haŝiŝo, oni nur metas la profitojn de tiu merkato en la manojn de krimuloj kaj transformas ilin en potencan institucion.” En neleĝa ekonomio, la konfliktoj ne solviĝas ĉe tribunaloj, sed per teroro. Same kiel alkohol-prohibicio naskis Al Capone kaj la amasmurdon de la Sankta Valentino*, la bando de la Zetas kaj la senfina buĉado, kiu funebrigas la nordon de Meksiko estas naturaj fruktoj de la drogomalpermeso. “La usona milito kontraŭ drogo rezultigas pli da damaĝoj ol haŝiŝo mem, opinias s-ro Huidobro. Ĝi kaŭzas ege pli multe da viktimoj, estigas multe pli da nestabileco. Ĝi metas al la planedo problemon multe pli gravan ol iu ajn drogo. La kuracilo estas pli terura ol la malsano.”

*  La 14-an de februaro 1929, en Ĉikago, la mafio de South Side, estrata de Al Capone, per ruzaĵo faligas tiun de North Side, gvidatan de Bugs Moran, en kaptilon, kaj murdas sep ĝiajn membrojn.

La registaro de s-ro Mujica konsideras elradikigon de la drogokomerco kiel ne atingeblan celon. La UN-slogano - “Mondo sen drogo. Ni povas ĝin fari!”” ŝajnas al li absurdaĵo. La ĝenerala sekretario de la prezidejo, s-ro Diego Canepa, argumentas, ke la ĥemia modifo de la konscio respondas al deziro nedisigeble asociita al la homa specio, kiu manifestiĝis en ĉiuj konataj socioj.

Sendi la armeon nur efikas deloki la komercon kelkajn centojn da kilometroj malproksime. La fakuloj nomas tion la “balonefiko”: kiam vi enpuŝas fingron en aerplenan sakon, ĝia cirkonferenco kreskas pro la premo. La produktejoj atakitaj en Kolombio reaperis en Bolivio, la detruitaj retoj en Karibujo rekonstruiĝis en Meksiko, ktp. Oni nur povas retropuŝi la problemon, sed ne forigi ĝin.

El tiu konstato, s-ro Mujica klonkludis, ke “ĉar la merkato jam ekzistas, necesas ĝin reguligi, eltiri ĝin el mallumo por senigi la fikomercistojn je ĝi.” En Usono, la laŭleĝigo de alkoholo en 1933 ĉesigis la kriman komercon de alkoholo kaj la murdojn inter konkurantoj. La bierfaristo Budweiser ne estas filantropo, sed tamen li ne luktas por sia komerco murdante la dungitojn de Guinness... Sammaniere, la laŭleĝigo de kanabo — kaj ĝia vendado en apotekoj posedantaj permesilon — forprenas la panon el la buŝoj de la organizita krimularo. Krome, la elprenitaj impostoj povas esti uzataj por financi kuracejojn por toksomaniuloj kaj programojn por eviti drogokonsumon.

Haŝiŝ-cigaredoj apud suĉbombonoj

LA SUDAMERIKAJ subtenantoj de la laŭleĝigo tute ne intencas defendi la utilon de kanabo nek instigi ĝian konsumon — la prezidanto Mujica ne hezitis kvalifiki la uzantojn de dolĉaj drogoj: “nabos”, insulteta vorto, kiu signifas “napo”. Ili taksis, ke haŝiŝcigaredo ne estas pli malutila ol glaso da alkoholo, kaj ke do necesas ĝin toleri.

La urugvajaj reformistoj sciis, ke ili trafos indignon de la prohibiciistoj. De jardekoj, tiuj lastaj svingas la minacan bildon de la laŭleĝigo, sinonima de ĥaoso kaj diboĉado, kiu invitos infanojn kuri al la bombonvendisto por aĉeti drogojn. Al tio la urugvajanoj respondas, ke ĥaoso ja estas tio, kion ilia kontinento nuntempe suferas. Ilia reformo celas ekzakte la malon: repreni regadon de la merkato por ĝin mastri. Laŭ ili, precipe la adoleskuloj profitos el tio. Ĉe junuloj, regula konsumado de kanabo povas difekti ties mensajn kapablojn: estas do vivgrave deadmoni ilin pri ĝi. Sed junaj usonanoj preferas aĉeti haŝiŝon ol alkoholo*, ĉar neleĝa komercisto malofte postulas la identigilon de kliento... Apotekisto, male, emas respekti la leĝon, ĉar se ne, li eble perdos sian permesilon.

*  Tom Fieling, The Candy Machine: How Cocaine Took Over the World, Penguin, Londono, 2009.

Tra la tuta mondo, multaj leĝfarantoj kaj policistoj private rekonas la avantaĝojn de la laŭleĝigo. En Urugvajo, ili tion diras laŭte kaj agas konsekvence. Kial ili, kial ĉi tie? Kial la obstakloj, aliloke nesupereblaj, - inertoforto, timo de la publika opinio, timo malplaĉi al Usono* - estas pli facile venkeblaj en Urugvajo ol aliloke?

*  Vd François Polet, “Ĉu baldaŭ la fino de la milito kontraŭ drogoj?”Le Monde diplomatique, februaro 2014.

Pluraj faktoroj kombiniĝas por tio. La unua estas la vigleco de la kontraŭprohibicia movado, vigligita de serio da laŭtaj maljustaĵoj. En aprilo 2011, ekzemple, 66-jara instruistino de la armea Akademio, estas arestita ĉar ŝi kreskigis hejme kelkajn kanabo-plantojn. Ŝi povas esti punata per dudek monatoj da mallibereco, pro neleĝa komercocela produktado. Tiam teksiĝas vasta subtenoreto, al kiu la junaj parlamentanoj de la Movado de Popola Partopreno (MPP), la partio de s-ro Mujica, asociiĝas, aktivante por la laŭleĝigo.

Sammomente, la aŭtoritato de Usono ekŝanceliĝas. Kolorado- kaj Vaŝingtono-ŝtatoj adoptis en 2013 leĝon referendume aprobitan, kiu laŭleĝigas uzon, produktadon kaj vendon de haŝiŝo. La usonaj respondeculoj estas de tiam malpli bone poziciitaj por admoni aŭ puni la ŝtatojn, kiuj deziras same agi.

Fine, la populareco kaj la volfirmeco de la urugvaja prezidanto ludis ĉefan rolon. Iu, kiu transvivis en puto dum jaroj estas sendube pli bone armita por rezisti al la premoj, internaj aŭ eksteraj.

Ĝis nun, s-ro Mujica kaj liaj aliancanoj tamen ne sukcesis aliĝigi al sia afero la plimulton de siaj samlandanoj. Kvankam la laŭleĝigo ricevas kreskantan aprobon, ĝi ankoraŭ ricevas 60% da malfavoraj opinioj en la opinienketoj. La oponantoj havas tri argumentojn. Unue, la efiko de “neesperita profito”: “Kiam vi laŭleĝigas drogon, la homoj tuj konsumas pli da ĝi”, asertas la deputitino Veronica Alonzo. Tiu argumento ŝajnas sana prudento, sed ĝi tamen estas kontraŭdirita de la faktoj. En Nederlando, kie vendo de kanabo en la cofffee shops estas permesata de 1976 (la respondeculoj rezignis pri formala laŭleĝigo por ne kontraŭi tro videble la traktatojn de UN), la konsumantoj estas nur 5% de la loĝantaro, kompare kun 6,3% en Usono kaj 7% en la tuta Eŭropunio*. La minaco de amaskurado al la apotekoj ŝajnas do fantasmo.

*  “Dutch fear threat to liberalism in “soft drugs” curbs”, Reuters, 10-a de oktobro 2011.
Ĉu baldaŭ la vico de kokaino?

LA DUA timo estas, ke la laŭleĝigo de kanabo instigos la uzantojn anstataŭi ĝin per la malmildaj drogoj, aparte la pasta base, derivaĵo de kokaino komparebla al krako, kiu havas detruan efikon en la marĝenoj de la urugvaja socio. Estas la teorio de la “malferma pordo”: eta malvirto necese kondukos al pli grava malvirto. La Doktoro Raquel Peyraube, fakulo pri traktado de la toksomaniuloj, ne kredas je ĝi. Laŭ ŝi, estas male la prohibicio, kiu, per la monopolo donita al la neleĝaj komercistoj, orientas la konsumantojn de kanabo al la multe pli danĝeraj produktoj. “En superbazaro, vi aĉetas aĵojn, kiujn vi ne bezonas, ĉar oni metas ilin sub vian nazon, aŭ oni iel igas ilin allogaj, ŝi klarigas. Sammaniere, la neleĝaj vendistoj provas provizi al siaj klientoj kokainon aŭ aliajn produktojn. Prohibicio favoras la malmildajn drogojn.” Tiun analizon konfirmas freŝdata pristudaĵo de la Open Society Foundations, la reto de fondaĵoj kreita de la miliardulo George Soros: ĝi demonstras, ke Nederlando havas la plej malaltan procentaĵon de toksomaniuloj en Eŭropo, precize ĉar ĝi malhelpis kanabon esti najbaro de la malmildaj drogoj*.

*  “Coffee shops and compromise: Separated illicit drug markets in the Netherlands”, Open Society Foundations, Nov-Jorko, julio 2013, www.opensocietyfoundations.org.

La Doktoro Peyraube kritikas ankaŭ la ideon, laŭ kiu la laŭleĝigo de kanabo kaŭzos kreskon de la nombro de skizofreniuloj. Se ekzistus ligo inter la haŝiŝo kaj apero de tiu ĉi malsano, ŝi diras, la nombro de skizofreniuloj estus eksplode kreskinta dum la lastaj jardekoj, ĉar neniu neas, ke la kanabo-konsumo ne ĉesis kreski en tre multaj landoj: sed ĝi restis stabila. Laŭ ŝi, tamen, la ebleco, ke skizofreniuloj konsumas pli ofte kanabon ol la mezumo, pro ĝia malstreĉiga efiko, ja ekzistas; tio povus klarigi la korelativecon.

Al tiuj kritikoj aldoniĝas alia, pli serioza, pri kiu zorgas la urugvaja administracio. La kanabo-laŭleĝigo ja reduktos la merkaton de la neleĝaj drogoj, sed ĝi lasas senŝanĝa la komercon de la plej profitdonaj produktoj. Por vere ŝanceli la povon de la karteloj, kohereco devus instigi nin iri antaŭen kaj reguligi la cirkuladon de ĉiuj drogoj, por kiuj ekzistas forta mendo. Por iuj el ili, kiel ekstazio aŭ kokaino, necesos enkadrigi la vendadon; por aliaj, kiel ekzemple heroino, pli singarde estus sendube distribuado nur laŭ kuracista preskribo, kiel montras la eksperimentoj faritaj en Svisujo.

“Tio postulos longan tempon, rekonas s-ro Sabini, la homo de la MPP, kiu plej engaĝiĝis por la reformo. Sed kiam venos la vico de la aliaj drogoj, ni estos pretaj por pledi nian aferon antaŭ la publiko.” Tiu, kiun la observantoj konsideras kiel la estonta posteulo de la ŝtatestro jam anoncis sian intencon laŭleĝigi kokainon.

Ĉu ekzistas alia vojo? Kial persisti daŭrigi tion, kion s-ro Huidobro nomas “jam perditan” militon? Atendante, ke la politikuloj de sia lando bonvolos respondi tiun demandon, la meksikanino Emma Veleta priploras la malaperon de ok siaj familianoj, rabitaj kaj malliberigitaj de fikomercistoj kun probabla kompliceco de la lokaj respondeculoj*. Kiel observis David Simon, la kreinto de la televida serio The Wire, Usono eble deziros konduki sian militon kontraŭ drogoj “ĝis la lasta meksikano”*.

*  “La pesadilla de perder a toda su familia en Chihuahua”, 28-a de majo 2012, www.animalpolitico.com.
*  David Simon, “A fight to the last Mexican”, 10-a de julio 2012, http://davidsimon.com.

Johann HARI


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Historio de spamo

REDAKTANTE tiun ĉi artikolon mi havis kompatan ideon por la tradukonto kiu rekreos ĝin en la franca. “Spam” referencas diversdevenan kunmetaĵon de neologismoj kaj de pura ĵargono, kiu depruntas samtempe el la informadiko, la inĝenierarto de protektado, la punjuro, la krimo (amatoro aŭ organizita) kaj el la poezio de poliglota reto nutrata de anglosaksa ĵargono. Tie bunte kaj mikse apudas obskursencaj nocioj kiel “bajesa* venenado” (la arto ĉirkaŭiri aŭ detrui la kontraŭspamajn filtrilojn), “botnets” (retoj de “fantomaj maŝinoj” aŭ “linkbaits” ([“logligiloj”, ligiloj inside konceptitaj por stimuli la deziron de la interretuzanto alklaki ĝin). Ofte tiu altscia lingvaĵo elvokas pli onomatopeojn de bildstrioj ol timigan planedvastan plagon: “sping” (kunmetaĵo el spam kaj de ping, kiu signifas peton senditan de unu komputilo al alia), “splog” (kunmetaĵo el spam kaj blog), “Lulz” (kruela humura trajto) ... Provi priskribi la industrion de spamo fakte signifas importi la ĵargonon de mezepokaj rabistoj kaj falsaj pilgrimantoj en la teĥnikan sferon de la 21-a jarcento, konekti la mezepokan kvartalon de almozpetantoj kaj ŝtelistoj al la rapidega reto. Imagu François Villon kun muso en la mano, kaj vi komencos havi ideon pri tio, kio atendas vin.

*  “bayésien” en la franca traduko. -vl

Tiu lingva problemo komenciĝas per la vorto “spamo” mem, vorto kiu kovras ĉion, kiun eĉ la specialistoj penas difini precize. Ĝi aplikiĝas al la grandega plimulto ‒ pli ol 85 elcentoj ‒ de tiuj retmesaĝoj ĉiutage interŝanĝataj en la mondo, kiuj plejparte alteriĝas en la rubujon eĉ sen ke iliaj adresatoj vidis ilin. Ĝi kovras miliardojn da tweets (“tvitoj”, “tvitaĵoj”), da Facebook-publikigaĵoj, da SMS, da blogoj, da komentoj, da retejoj, da kontribuaĵoj en Vikipedio kaj aliaj formoj de retaj esprimoj. Ĉar ili nutris tiun kolosan fluon, individuoj estis malliberigitaj, entreprenoj kondamnitaj al fermo, retejoj forigitaj el serĉiloj, landoj (mallonge) fortenataj de la reto. La spamo profunde ŝanĝis Interreton, ĝiajn sistemojn kaj servojn, sed ankaŭ la konduton de ĝiaj uzantoj.

En antaŭaj tempoj, eĉ antaŭ la interveno de Interreto aŭ de la minitelo*, usonaj studentoj kuniĝis en keloj por manipuli terminalojn per aliaj komputiloj en la lando. Ili agadis nokte, ĉar tage la maŝinoj estis okupataj de multekostaj laboratoriaj projektoj. Ŝatantoj de sciencfikcio kaj de absurda humuro, ili pasigis horojn por koncepti programojn, krei ludojn aŭ interŝanĝi mesaĝojn spicitajn per referencoj al skeĉoj de la brita trupo Monty Python. Unu el iliaj favorataj scenoj, dissendita de la British Broadcasting Corporation (BBC) en 1970, prenis sian komikan efikon el interjekcio maŝe kaj ĉiatone ripetata de la kelnerino kaj la vikinga klientaro de tesalono: “Spam!”

*  France “Minitel” pionira retsistemo en Francio, uzebla per komunikaj aparatoj nomataj “Minitel” aŭ per komputiloj. -vl

La ŝerco disvastiĝis. La studentoj uzis ĝin kiel kodnomon destinitan saboti ĉian dialogon. Oni reprogramis sian komputilon tiel, ke, en taŭga momento de reta interŝanĝo, la vorto “spam” aperis sur la ekrano de la interparolanto kaj multobliĝas senfine, ĝis ĝi invadis la diskut-platformon kaj eliminis la eventualajn partoprenantojn. Ŝerco idiota, sed sen konsekvencoj, iel kiel blovi en vuvuzelon* meze de konversacio. Jen la informadika ĥaoso kiu naskis la verbon “spami”.

*  Afrikdevena blovinstrumento, nuntempe el plasto, proksimume 65-70 cm longa, kiu eligas tre laŭtan sonon. -vl

La vorto disvastiĝis dum la 1980-aj jaroj kaj celis pli larĝe ĉian mesaĝon senutilan, multvortan, sensignifan aŭ misuzan. Nur en la jaro 1994 ĝi ricevis novan signifon, kiam du advokatoj de Arizono uzis la diskutsistemon Usenet ‒ la antaŭulo de Interreto ‒ por proponi siajn servojn al kelkmiloj da uzantoj dise tra la mondo. Ili volis vendi al eksterlandanoj juran trukon por plibonigi iliajn ŝancojn de la lotumado de la verda karto (green card), kiu rajtigas restadon sur usona teritorio. En la komunumo de la Usenet-uzantoj la vorto “spam” fariĝis tiam sinonimo ke komerca mesaĝo, do kun senco proksima al tiu, kiun ni konas hodiaŭ.

La diferenco estas, ke la mesaĝo de la du advokatoj temis pri reala servo (kvankam ĉe la limo de fraŭdo): iliaj adresatoj povis alvoki telefonnumeron kaj peti rendevuon. Tio veris ankaŭ por la spamoj sendataj en la unuaj jaroj de Interreto. Se ili deziris, la interret-uzantoj ja povis akiri la “maldikigan pilolon”, la false luksan horloĝon aŭ la aparaton por “grandigi la penison”, kiujn la bazaruloj laŭdis. Tiutempe la spamo estis jam malestimata, sed ĝi apartenis ankoraŭ al laŭleĝa servo en komerca vidpunkto. La reto estis tiam en plena ekspansio, kaj por la komerca sektoro necesis montri sin tia, se ĝi volis vere profiti el ĝi. Kun la escepto de patentitaj fraŭduloj, kiuj misuzis la uzanton per mesaĝoj de la tipo “Sinjoro, ni devas 1,2 milionojn da dolaroj revenigi el Niĝerio ...” ‒ fascina avataro de la friponaĵoj praktikataj jam en la postrevolucia Francio de la polica detektivo Eugène-François Vidocq ‒, la spamistoj emis prezenti sin kiel skrupulaj entreprenistoj kun poŝtadreso, kun aŭtenta marko kaj kun senriproĉaj produktoj, en la pura tradicio de la komercaj pioniroj. Nu, iliaj vendaj argumentoj enhavis jam la ingrediencojn, al kiuj ni hodiaŭ estas familiariĝintaj: varbaĉaj sloganoj redaktitaj en erara gramatiko kaj akompanataj de malverŝajnaj ilustraĵoj. Sed kiu povintus diveni, ke tiuj metodoj havis ekstreme mallongan Oran Eraon kaj finfine relative decan, vide al la ondego, kiun ni spertas nuntempe?

Nuntempe, kiam spamo trafas vin en via elektronika poŝtkesto, en via konto ĉe Tvito (Twitter) aŭ en la komentoj de blogo, estas tre verŝajna ke vi estas la unua homa estulo kiu malĉifras ĝin. Ĝi estas konceptita kaj dissendita de komplete aŭtomatigitaj maŝinoj, kie la homa interveno estas reduktita al regulado de parametroj. Kien pasis la virtaj entreprenistoj, kiuj vendaĉis abonojn al pornografiaj retejoj?

Du gravaj ŝanĝoj intervenis komence de la 2000-aj jaroj: unuflanke, multaj landoj faris kontraŭspamajn leĝojn, kiuj elmetis la leĝrompulojn al punoj de mono aŭ de malliberejo, kaj aliflanke oni disvolvis efikajn filtrilojn por retmesaĝoj. Por obei la leĝojn, la spamisto devis enmeti diversajn leĝajn menciojn en siaj mesaĝoj: ligilon, kiu ebligas malabonon, poŝtadreson por sendi plendojn, ktp. Tiu devo faciligis la taskon al la filtrosistemoj, ĉar por ili sufiĉis trovi la karakterizajn formulojn por identigi la spamon, kapti kaj estingi ĝin. La spamistoj, kiuj respektis la leĝon, nun jam ne povis malutili, dum la aliaj prenis sur sin riskojn ne neglektindajn.

Por eviti la jurajn zorgojn kaj ĉirkaŭiri la filtrilojn, ekzistis nur unu solvo: mobilizi dekmilojn da komputiloj kapablaj sendi ĉiu centojn da mesaĝoj minute el interret-adresoj disaj en la tuta planedo, por produkti cunamon de spamoj kiuj dronas ĉiuj teĥnikajn kaj leĝajn digojn. La obstinaj spamistoj devis konstrui mondan spammaŝinon. Kaj ĝuste tion ili faris.

La interret-uzanto subite ekricevis mesaĝojn kun strangaj ligiloj aŭ kun aldonaĵoj, kiujn ili naive alklakis, sen antaŭsupozi ke per tio ili konfidis la kontrolon de sia komputilo al milojn da kilometroj fora bandito. Dum la viktimo plenigas formularon aŭ ludas soliteron, lia maŝino, fariĝinta “zombio”, nerimarkate elŝutas ordonojn, parametrojn kaj adreslistojn, antaŭ ol siavice sendi spamojn, plurdekojn sekunde, kaj daŭre sen ke ĝia uzanto scias tion. Kune kun la ceteraj “zombiaj maŝinoj” de la reto, la algoritma troja ĉevalo enmetita en la komputilon modifas la mesaĝojn, reskribas ilin, aranĝas ilin malsame, tiel ke ĝi trovas la breĉon en la kontraŭspamaj filtriloj.

La spamvomaj robotoj fariĝis tiom tiranaj ke ili tenas la mondon en sia mano, reduktas milionojn da komputiloj al helparmeo de freneza cerbo. Neniam la suno subiras en ilia imperio: atentaj al la tera rotacio, ili sendas siajn mesaĝojn laŭ la ritmo de alternado inter maldormo kaj dormo de la loĝantaroj en ilia celilo. La projekto de la spamisto estas tiu de organizita krimo, kiu ĉesis respondi al ĉia komerca logiko. Liaj aparatoj ne celas vendi varaĉon, sed rikolti numerojn de kreditkartoj kaj de pasvortoj, malfermi vojon en la bankaj kontoj de la interret-uzanto, paralizi la retajn servojn, troŝarĝi la servilojn, elfraŭdi monon kaj neŭtraligi la kontraŭulojn.

Hodiaŭ ni estas ĉiuj kaptitoj de tiu sistemo. Certe, niaj defendiloj solidiĝas, niaj manfaritaj retmesaĝoj helpas la filtrilsistemojn distingi inter bona grajno kaj lolo, la serĉiloj fortenas la spamajn retejojn kaj komentojn, sed la infekto tamen daŭre etendiĝas. Niaj abonantoj en Tvito estas kelkfoje falsaj kontaktoj kreitaj de programoj, kaj niaj komputiloj liveras la armilojn de rabado.

Pli fundamente, la spamo invitas nin cerbumi pri la demando, al kio Interreto devus servi. Por respondi al tiu demando necesas imagi, kio por ĉiu el ni estus prava, racia kaj honesta uzado de la teĥniko. La spamo estas iel la kaŝita flanko de la Teksaĵo; ĝi estas la oceano kiu ĉirkaŭas la insuleton sur kiu ni vivas.

Finn BRUNTON.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sub premo

“LA AFP estas disputobjekto de potenco. Ĝi troviĝas sub konstantaj premoj. Aserti la malon signifas inventi historiojn!”, lanĉas eksa servo-ĉefo de la franca gazetara agentejo Agence France Presse. Kiam oni demandas la AFP-anojn pri ilia labor-aŭtonomeco, ili ofte limigas sin al mencio de la statuto de 1957 destinita konservi ilian sendependecon (vidu la artikolon “Modelo ĉiel skuata. Ĉu la Agence France Presse transvivos la pereon de la gazetaro?”). Aliaj estas pli parolemaj: “Ekzistas memcenzuro en certaj tiklaj dosieroj, rekonas ĵurnalisto kiu laboras en Parizo. Ne ekzistas apartaj instrukcioj, sed nia laboro entenas parton de prudento.”

Ĉu eviti la kolerigajn temojn? “Kiel por ĉiuj komunikiloj, kelkfoje venas telefonvokoj, fulmas iu el liaj kolegoj, sed nia metio estas rezisti al tiuj “amikaj” konsiloj. La plej multaj homoj vidas la AFP kiel peranton de komunikaĵoj: tio montras ke ili absolute ne konas nian laboron. La misio de AFP-ĵurnalisto estas hierarĥiigi la informojn. Oni ne tralasas ĉion!”

Necesas fari simple sen esti simplisma: “La AFP devas esti legebla por la membroj de registaro kiel por la baza leganto de regionaj ĵurnaloj”, klarigas alia AFP-ano. Oni publikigas mesaĝon ĉiam post multaj relegadoj kaj post validigo de la hierarĥio. Tio povas montriĝi tikla afero: dum la regado de s-ro Nicolas Sarkozy la nombroj de senlaboruloj estis temo de streĉiteco inter la ĉefredaktejo kaj la sociala servo.

“En Francio oni ofte emas atendi la oficialan informon. Ni havas tre malmulte enketan kulturon kaj, krome, niaj klientoj ne petas tion de ni!”, bedaŭras pariza ĵurnalisto. Sed kvankam la AFP, male al la anglaj kaj usonaj agentejoj, nur malofte produktas enketojn, ĝi proponas ĉiutage multajn raportaĵojn en landoj de la tuta mondo: pri la tendaroj de rifuĝintoj en Suda Sudano, pri la samseksemuloj en Afriko, la malriĉeco en Kolombio ... Do, temoj malofte uzataj de la francaj komunikiloj, kiuj, mense limigitaj al Francio, preferas pli da “buzz” kaj da diversaĵoj.

Kiel sonkesto la AFP suferas ankaŭ kreskantan premon de la aliaj komunikiloj: “La informaj televidĉenoj devigas nin iri ĉiam pli rapide. Kaj, kelkfoje, oni faras stultaĵojn ...”, koncedas AFP-ano. Ekzemple en januaro 2010, la AFP trovis bildojn pri la tertremo en Haitio sur Tvito kaj dissendis ilin al siaj klientoj, kiel la agentejo Getty, sen scii ke temis pri laboro de profesia fotisto. Tiu tiris la aferon antaŭ tribunalon: la AFP kaj Getty estis kondamnitaj de usona tribunalo je 900.000 eŭroj da monpuno ...

Marc ENDEWELD.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Modelo ĉiel skuata ‒ Ĉu la franca informagentejo Agence France-Presse transvivos la pereon de la gazetaro?

Membro de la pinta triopo de la mondaj informagentejoj, la franca Agence France-Presse (AFP) plenfrape suferas la krizon de la franca presita gazetaro kaj de la konkurenco de la sociaj retoj aŭ de la filmetoj de privatuloj.[1] En la momento, en kiu la plej multaj komunikiloj oferas la aktualaĵon favore al klaĉoj kaj al diversaĵoj, ĝia tutmonda reto tamen faras ĝin neanstataŭigebla. Sed ĝia ekonomia ekvilibro ne certas.

“AFP”. Familiara siglo, kiu signas ĉiujn mesaĝojn de la tria plej granda tutmonda gazetara agentejo, kiu regule aperas en multaj komunikiloj ‒ aŭdvidaj, presita gazetaro kaj nun en Interreto ‒ tagnokte. Fondita en la jaro 1945, la Agence France-Presse [aĵáns fráns prés] estas grandulo de informo kiu havas du mil ducent sesdek kunlaborantojn de ĉiuj naciecoj en sesdek kvin landoj kaj kiuj laboras en ses lingvoj: la franca, la angla, la germana, la portugala, la araba kaj la hispana. Fine de la dua mondmilito ĉiuj grandpotencaj ŝtatoj devontigis sin disponi pri internacia gazetara agentejo, same kiel pri sidejo en la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aŭ, post mallonge, pri la atombombo.

Preskaŭ sepdek jarojn poste, la AFP produktas ĉiutage kvin mil mesaĝojn, du mil fotaĵojn kaj centojn da televidaj temoj. Ducent oficejoj tra la mondo, kvin “regionaj bazoj” en Parizo, Vaŝingtono, Montevideo, Nikozio kaj Hongkongo. Spezo de 289,6 milionoj da eŭroj en 2012. La valoro de la AFP venas el la fakto ke ĝi kovras grandan nombron da landoj kaj liveras diversajn informojn.

Ĝiaj historiaj konkurantoj nomiĝas Associated Press (AP), koopera agentejo estiĝinta el alianco inter pluraj grandaj usonaj gazetoj, pli centrita sur la regiono de usona influo, kaj Reuters, agentejo angla-kanada, ĉefe specialiĝinta pri financa informado kaj kies ĉefsideja unuo estas borse notata. Inter la plej famaj anoncoj de la AFP estis tiu pri la morto de Jozefo Stalino en la jaro 1953, pri la ostaĝigo de la israelaj atletoj en la Olimpiaj Ludoj de Munkeno de 1972, pri la kraŝo de la supersona aviadilo Concorde en Parizo en 2000, aŭ pri la fuĝo de s-ro Zine El-Abidin Ben Ali el Tunizio en 2011.*

*  Kp Hamida Ben Salah, “La chance d’annoncer au monde la fin d’un dictateur”, Making-of, 18-a de decembro 2013, http://blogs.afp.com/makingof.

Historie la gazetaraj agentejoj koncentris sin al kolektado kaj transdonado de krudaj informoj en larĝaj teritorioj, naciaj kaj internaciaj, dum iliaj klientoj (la gazetoj, radioj kaj televidoj) dediĉis siajn rimedojn al produktado de distingaj enhavoj, al ties formigo kaj ilia dissendado al la publiko.

Dek du oficejoj en la Proksim-Oriento

TIU LABORDIVIDO eksplodis kun Interreto kaj la ciferecaj instrumentoj. Nun, ĉiu individuo povas dissendi informon, kiu fariĝas alirebla por ĉiuj kaj ĉie: “Antaŭe la AFP havis la absolutan monopolon de rapido. Ĝi ne havis konkurencon pri la grandaj anoncoj. Ĉio ŝanĝiĝas kun Twitter”, bedaŭras AFP-ano. Kreskanta nombro da gravaj informoj estas efektive unue metita en sociaj retoj. Kiel en la 8-a de februaro 2013, kiam la prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro, s-ro Herman Van Rompuy, anoncis sur Tvito [Twitter], ke la eŭropaj gvidantoj atingis interkonsenton pri la buĝeto de la Eŭropa Unio por 2014-2020. Aŭ la 6-an de novembro 2012, kiam s-ro Barack Obama konfirmis sian reelekton tvitante “Kvar jarojn pli”. Kvar horojn poste, tiu mesaĝo, akompanate de foto, sur kiu li brakumis sian edzinon Michelle, estis retvitita pli ol kvincent mil fojojn ...

Inter Interreto ‒ sur komputilo, tabuleto aŭ smartphone ‒ kaj la konstantaj informĉenoj, la gazetaraj agentejoj estas hodiaŭ alfrontitaj al multspecaj internaciaj konkurencantoj: Cable News Network (CNN), Al-Jazira, BBC World-wide, Google, Twitter ... “Mi memoras epokon, kiam la AFP donis la ritmon. Neniu gazetara konferenco komenciĝis, antaŭ ol certiĝi ke AFP ĉeestas. Ĝia ĵurnalisto estis iomete la reĝo”, amare memoras alia AFP-ano.

Por daŭrigi la influon de la entrepreno meze de komunikila universo en plena skuiĝo, la direktejo de la AFP instigas siajn ĵurnalistojn malfermi sian propran Tvito-konton. Jen eta revolucio: “Tiu instigo de la direktejo trafas la kulturon de ombro de la ĵurnalistoj de la agentejo”, klarigas unu el ili. Antaŭe, la solajn reagojn al niaj artikoloj ni ricevis de niaj kolegoj. La sociaj retoj eksplodigis niajn iamajn kutimojn. Al la plej eta eraro, Tvito reagas.” La fadeno Tvito de Reuters havas pli ol tri milionojn kaj duono da abonantoj; tiu de AP, pli ol du milionojn kaj duono. Kaj tiu de la AFP? Apenaŭ pli ol kvarcent mil (anglajn kaj francajn).

“La sociaj retoj estas realaj alarmsistemoj”, koncedas la prezidanto-ĝenerala direktoro (PDĜ) de la AFP, s-ro Emmanuel Hoog, kiam li akceptas nin en la sidejo de la agentejo en Parizo, Place de la Bourse, vid-al-vide de la kolonoj de la palaco Brogniart, preterpasita simbolo de la franca kapitalismo.* “Sed neniu granda komunikilo de la mondo vivas sen la agentejoj. Ni alportas al ili du aferojn: konstantan reagadon kaj tutsemajnan agadon. Kaj Tvito, tio estas reto, tio ne estas redaktejo. Fronte al la komunikila bruo, ni ofertas fidindon.” Sama aserto flanke de s-ro Philippe Massonnet, direktoro pri informado de la AFP: “Nia metio hodiaŭ estas kuntekstigi la informon, kun ĝia perspektivo kaj historia memoro.” Laŭdinda intenco, sed kelkfoje malfacilas rezisti al la premoj de tuja informo ... kaj eraro estas rapide farita (vidu “Sub premo”).

*  En ĝi troviĝis la borso de Parizo ĝis 1998.

Montrante al mondmapo ĉe la vando, en kiu ĉiu oficejo de la AFP estas indikita per butono, s-ro Massonnet preferas ludoni tiun reton de la agentejo. Ĝia tutmonda reto estas efektive unu el la plej bonaj atutoj: “Niaj klientoj bezonas pli kaj pli da gazetaraj agentejoj kiuj daŭre faras sian laboron tra la tuta mondo, speciale en la regionoj, por kiuj ili ne havas la rimedojn necesajn por havi tie konstante ĵurnalistojn.” Male al multaj komunikiloj, kiuj timeme volas ĉiel ŝpari, la AFP konservas do reton, kiu certigas al ĝi ĉeeston en landoj forlasitaj de la granda plimulto de la internaciaj gazetoj. “Komence de 2013, en Sirio, ekzistis praktike jam nur la gazetaraj agentejoj, unu aŭ du specialaj senditoj, unu aŭ du free-lances”, memorigis al ni la direktoro pri informado.

Sed tiu persistemo, kiu ebligas al la agentejo firmigi sian krediton kaj sian legantaron, bezonas konsiderindan financan kaj homan klopodon: la AFP disponas pri dek du oficejoj en la Proksim-Oriento; en Kabulo (Afganio), proksimume deko da homoj laboras por ĝi konstante. Dum la milito en Libio, en 2011, ĝi estis la sola kiu havis oficejon en Tripolo. La kovrado de tiu militoperacio volita de s-ro Nicolas Sarkozy ‒ kaj de Bernard-Henri Lévy ‒ estis certigita de trideko da AFP-anoj, kiuj alternis en la libia teritorio, dum entute du mil naŭcent tagoj da misio. Tiu mobilizo estis utila: la 20-an de oktobro 2011, la AFP aperigis la ekskluzivan fotaĵon de la sanga kadavro de Muamar Kadhafi.

Tamen tiu strategio ne estas ĉiam profitiga, kaj la financa ekvacio ŝajnas des pli delikata, ju pli la gazetara krizo profundiĝas. Kiel “pograndulo”, kiu vendas krudan informon al la komunikiloj, la agentejo suferas plenfrape la ekonomiajn malfacilaĵojn de siaj klientoj. Ĝia komerca direktejo devas do ĉion fari por reteni ilin, en momento kiam la plej multaj el ili volas rediskuti la tarifojn por malaltigi ilin kaj jam ne hezitas malaboni tiun servon. En 2004, la senpaga ĵurnalo Metro rezignis dum certa tempo pri la servoj de la agentejo. En 2009, pluraj regionaj ĵurnaloj de la grupo Hersant Média, inter ili La Provence, Nice-Matin, Var-Matin, Paris Normandie kaj L’Union, malabonis la AFP. En 2010 estis la vico de la senpaga ĵurnalo 20 minutes.

Por kontraŭstari tiun neaprezon, la AFP kreis sian propran malmultekostan servon, nomatan “L’Essentiel”. Por la duono de la prezo de klasika abono, ĝi ebligas akiri 30 elcentojn de la mesaĝoj en la franca kaj 50 elcentojn de la eksterlandaj novaĵoj proponataj al la regiona gazetaro. Kelkaj ĵurnaloj kiel Paris Normandie20 minutes tiam decidis denove provi la aventuron. Malgraŭ ĉio, la spezoj de la mesaĝo-servo en la franca lingvo, iomete pli ol 55 milionoj da eŭroj en 2010, falis al proksimume 50 milionoj da eŭroj tri jarojn poste.

Tamen, por s-ro Hoog, “la klientaro de la AFP kreskas kiel ankaŭ ĝia totala spezo. Tio estas plej grava”. Li esperas la rezultojn de la “reaj intertraktadoj kun la regiona ĉiutaga gazetaro”, de la “eksperimentoj” kaj la “internaciigo de la klientaro”: “Antaŭe, la AFP estis io iom simila al “la francoj parolas al la francoj”. Hodiaŭ, ĝi estas okdek ŝtatanecoj kaj klientoj en cent kvindek landoj! Kaj mi certas, ke restas ankoraŭ rezervoj por plia progreso.” Signo de tiu internaciiĝo: en Azio, la ĵurnalistoj de la AFP estas anglalingvaj, kies mesaĝoj estas nur duavice tradukataj al la franca.

Ekde 2011, la internacia agado estis 54 elcentoj de la tutaj spezoj de la AFP (kontraŭ 47 elcentoj ses jarojn antaŭe). En la sama jaro, la kontribuado de la franca gazetaro al ĝia bilanco ne estis pli ol 9 elcentoj (kontraŭ 13 elcentoj en 2004). Ĝia unua mondmerkato restas Eŭropo, sekvata de Azio, de Nordameriko, de Proksim-Oriento, de Afriko kaj de Latinameriko.

En kiuj el tiuj regionoj la AFP volas disvolviĝi? Kvankam s-ro Hoog gratulas sin pro la “vigleco de la afrika merkato” ‒ proporcia al la malengaĝiĝo de Reuters en tiu kontinento ‒, tiu alportas nur marĝenan parton de la enspezoj. Cetere, la AFP estus tie alfrontita al “malfacilaĵoj de raportado en la franclingva zono”. Ankaŭ Latinameriko alportas malmultajn enspezojn: Pro la ĉeesto de la hispana agentejo EFE, de Reuters, de AP, sed ankaŭ de la itala kaj germana agentejoj, la merkato estas tie ekstreme konkurenca. Nur Azio prezentas perspektivojn de kresko, sed la gazetara krizo tuŝas tie la grandan japanan grupon Jiji Press, la ekskluziva distribuanto de la AFP en Japanio. Ĝi do reintertraktis sian jaran kontrakton de 8 milionoj da eŭroj al 20 elcentoj malpli.*

*  Interŝanĝe kun tiu 20-elcenta malaltigo, Jiji Press donis al la AFP la rajton vendi en Japanio eksterkomunikilajn informadproduktojn, nome en la cifereca branĉo.
Supreniro de la sporta informado

MALGRAŬ la magraj financaj rezultoj de la anglalingva mesaĝservo de la AFP (proksimume 19 milionoj da eŭroj en 2013), la agentejo koncentras siajn klopodojn al sojlolandoj kiel Barato, kie la presita gazetaro estas floranta.* Tie ĝi havas kvar oficejojn kaj tridekon da konstantaj ĵurnalistoj. Sed ĝi ĉeestas ankaŭ en Brazilo, kie baldaŭ okazos grandaj sportaĵoj: la Monda Pokalo de Piedpilko en junio-julio 2014, la Olimpiaj Ludoj de Rio de Ĵanejro du jarojn poste.

*  Kp “Papering over the cracks”, The Economist, Londono, 8-an de novembro 2011.

La sporto havas efektive bonan lokon en ĝiaj strategiaj projektoj. Ĝi jam prezentas 25 elcentojn de ĝia teksta produktado kaj 35 elcentojn de ĝia fota produktado. Dum la Monda Pokalo de Piedpilko en Sud-Afriko, en 2010, ĝi sendis cent kvindek personojn tien por apogi sian oficejon de Johanesburgo. Aparte profitiga, la merkato de sporta informado troviĝas en plena kresko. La AP estas tamen klare antaŭ ĝi, ĉar, kun la grupo News Corporation de s-ro Rupert Murdoch, ĝi regas la agentejon Stats LLC, la mondan ĉampionon de informado en tiu sektoro. En 2011, la AFP vane provis fari kun ĝi partnerecon por Eŭropo.

Kroma pruvo de la logo de tiu merkato: antaŭ tri jaroj, la grupo de ekonomia informado Bloomberg siavice ankaŭ engaĝiĝis en la konkuron, per lanĉado de servo pri batpilko [base-ball] kaj pri usona piedpilko, antaŭ ol aliri Eŭropon kaj piedpilkon. “Kiel en financo, ni volas krei la mondgvidanton pri analizado de donitaĵoj en sporto, deklaras s-ro Bill Squadron, direktoro de Bloomberg Sports.* Ni disponas pri tridek jaroj da algoritmoj disvolvitaj por la financo.” La franca agentejo ankoraŭ ne disponas pri tia kompetento pli kaj pli aprezata.*

*  Le Monde, 15-a de novembro 2012.
*  Vd Simon Kuper, “La fée Statistique ensorcelle de football”, Le Monde diplomatique, marto 2013.

“Ekde la 1970-aj jaroj la AFP sukcesis sian internaciiĝon, sed ne sian teĥnologian reorientiĝon”, koncedas Eric Scherer, eksa AFP-ano kiu fariĝis fakulo pri ciferecaj komunikiloj kaj nun laboras por France Télévisions. Inter sia regado de la fluo kaj sia diverskultura identeco, la AFP havus ĉion por sukcesi, sed ĝi suferas ankoraŭ sian malĉeeston en financa informado skuata de la informadiko.

En 2013, la spezo per Interreto kaj multkomunikilo de la agentejo (proksimume 14 milionoj da eŭroj) malaltiĝis je 20 elcentoj, ĉefe pro la perdo de granda kontrakto kun la portalo Yahoo. Aliflanke, ĝia produktado de filmetoj ‒ en diversaj lingvoj ‒ dekobliĝis de du jaroj kaj atingas nun ducent filmetojn tage. “Se ni volas, ke la junuloj legu, ke ili informiĝu, taksas s-ro Massonnet, tiam necesas valorigi niajn informojn ankaŭ per bildoj.”

La AFP konstruas ankaŭ platformon de servoj, kiu ebligas al ĝiaj klientoj ĉerpi el la dokumentaj fontoj en ĝiaj arĥivoj danke al serĉilo: “Ni transiras de logiko de pura fluo al ekspluatado pli kaj pli profunda de niaj enhavoj”, klarigas s-ro Hoog. La servo “e-diplomacy” montras en reala tempo sur mondmapo la aktivecon de la Tvito-kontoj de pli ol kvar mil ŝtatestroj, ministroj, ambasadoroj aŭ grandaj mastroj de la tuta mondo, sed ankaŭ de influhavaj blogistoj, specialiĝintaj ĵurnalistoj kaj de premgrupoj.*

*  http://ediplomacy.afp.com.

Necesas samtempe rezisti al la konkurenco de la ciferecaj komunikiloj kaj trovi novajn merkatojn, ĉar la presita gazetaro estas morte malsana ‒ strategio jam uzata, per grandaj investoj, de Reuters kaj de AP. Nun la grandaj gazetaraj agentejoj ne povas malĉeesti en la Mobile World Congress, la plej granda ekspozicio de la industrio de poŝtelefonoj, kiu okazas ĉiujare en Barcelono. “Ekde la invento de la socia reto, malfacilas disigi la B2B [business to business] disde la B2C [business to consumer]. Fakte, ĉiu granda novigo venas nun el la granda publiko kaj influas inverse la produktojn por profesiuloj”, deklaris en la jaro 2010 la eksa prezidanto-ĝenerala direktoro de Thomson Reuters, s-ro Tom Glocer.* Pro tio, ekde sia alveno ĉe la pinto de la AFP, en 2010, s-ro Hoog deziris ke ĝi direktu sin al la granda publiko. De tiam, la agentejo lanĉis aplikaĵon de iPhone en la angla, hispana, portugala, germana kaj araba kaj aplikaĵon por iPad en la angla, hispana kaj portugala. Tiuj servoj ne disponeblas en la franca, ĉar en Francio tiu projekto estis rapide kontraŭata per la necedema opozicio de la presita gazetaro, kiu estas larĝe reprezentata en la kontrolkonsilantaro de la AFP kaj kiu prenas de ĝi grandan parton de siaj enhavoj.

*  “Thomson Reuters: WikiLeaks n’est pas un concurrent”, Buzz Média Orange ‒ Le Figaro, 9-a de decembro 2010, www.lefigaro.fr.

La kontrolkonsilantaro de la AFP ilustras ĝian tute apartan regadon ekde la decido pri ĝia statuto en 1957. Tiu statuto, kiun s-ro Massonnet nomas “jura ornitorinko”, faris ĝin “aŭtonoma organismo kun civila personeco” kun “funkciado laŭ komercaj reguloj”. Kio ebligas al ĝi konservi sian sendependecon kaj sian krediton, tio estas ankaŭ ĝia plej granda malforteco. Ĉar la AFP similas al societo kun privata juro, sen tamen disponi pri kapitalo. “Ĝi estas multnacia entrepreno kun la buĝeto de MME!”,* plendas s-ro Massonnet. Estas por ĝi des pli malfacila financi sian disvolvadon, ĉar ĝiaj francaj klientoj ‒ presita gazetaro, publikaj aŭdvidaj komunikiloj kaj la ŝtato ‒ sidas ankaŭ en la kontrolkonsilantaro kaj tie regule postulas malaltigon de siaj abonkostoj ...

*  MME: malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

“Ili troviĝas en konstanta intereskonflikto. La internacia dimensio interesas ilin nur por malaltigi iliajn kostojn”, incitiĝas ĵurnalisto de la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj ‒ Ĝenerala Konfederacio de Laboro (SNJ-CGT)*. Kadrulo resumas: “Ĝi estas entrepreno kun altaj fiksaj kostoj, ĉe kiu 80 elcentoj de ĝia spezo estas por personaj kostoj, alfrontita al eksterordinare konkurenca merkato kaj disponanta pri tre malaltaj financaj agospacoj. En tiaj kondiĉoj, kiel financi ĝian disvolvadon? La koopera modelo de la AP funkcias, ĉar Usono estas la monde plej granda merkato de komunikiloj. Ni ne estas en la sama situacio.”

*  Originale: Syndicat national des journalistes ‒ Confédération générale du travail (SNJ-CGT). -vl

Tiu maleblo investi povas aperigi absurdajn situaciojn. En la jaro 1998 la AFP kunlaboris kun Worldwide Television News (WTN), agentejo pri bildoj kaj filmetoj, kiu serioze konkurencis la AP-on en la nordamerika merkato. Tiam WTN volis esti aĉetata, kaj oni komencis diskutojn. Sed, ĉar la AFP disponis pri nenia kapablo financi, kaj antaŭ la rifuzo de la ŝtato doni esceptokazan helpon, ĝi devis rezigni la aĉeton, kvankam la kosto estis relative malalta por tia operacio (10 milionoj da dolaroj). Kaj WTN aĉetiĝis de AP. “Kun la infrastrukturoj de WTN ni ne estus perdintaj dek kvin jarojn da nia disvolviĝo pri la multkomunikila kaj filmeta kampo”, bedaŭras ĵurnalisto.

La AFP tamen sukcesas fari grandskalajn partnerecojn. Pri fotaĵoj ĝi kunlaboras kun Getty, la prestiĝa agentejo de usonaj bildoj.* En Japanio ĝi disponas ekde 2006 pri interaktiva informservo en Interreto kunlabore kun Softbank, unu el la grandaj grupoj de komunikado kaj de telefonado de tiu lando. Kaj, de 2008, ĝi liveras la ĝeneralajn kaj politikajn informojn al la grupo de financa informado Dow Jones and Company (News Corporation) por ties filio Dow Jones Newswires. Ekster la komunikiloj, la eblaj diversigoj estas ankoraŭ marĝenaj: partnereco kun JC Decaux por nutri je informoj siajn Abribus, aŭ aplikaĵon “Mes actus” por BNP Paribas.

*  En aŭgusto 2011 la agentejo Getty estis aĉetita de la grupo Carlyle per 3,3 miliardoj da dolaroj.

La ŝtato ne vere proponas strategian perspektivon por la AFP, dum ĝi kontribuas ‒ kiel kliento ‒ al malgranda parto de ĝia buĝeto, nome 120 milionojn da eŭroj. Nek publika entrepreno nek publika establo, la agentejo efektive dependas de la abonoj de la administracioj. En 2010, la Eŭropa Komisiono, ĉiam zorganta pri “libera kaj sendifekta konkurenco”, taksis ‒ apogate de plendo ‒, ke temas pri maskitaj subvencioj. La nun okazantaj intertraktadoj de la ŝtato kun Bruselo celas ĉefe, ke tiu koncedu ke parto de tiu publika financado necesas “por plenumado de misioj de ĝenerala intereso”.

Dume, la financa situacio de la AFP malboniĝas. Unua sekvo: malaltigo de la buĝeto de pago laŭ teksto (- 10,3 elcentoj mezume) kaj de misikostoj (- 12,7 elcentoj) de certaj servoj. Eksmembro de la kontrolkonsilantaro ne kaŝas sian pesimismon: “El mia vidpunkto, la AFP estas besto pli kaj pli malprobabla. Ĝi estas atakata ĉe la du flankoj. En nia nova cifereca ekosistemo, la principo de validigo estas ankaŭ certigita ĉe Tvito. Kaj mi ne vidas novajn servojn sufiĉe novecajn por inversigi enspezo-kurbon. Estas la fino de la katedraloj. Kio funkcias, tio estas malgrandaj skipoj multe pli reagkapablaj.” La eksa vica ĝenerala direktoro de la AFP, Fabrice Bakhouche, hodiaŭ konsilisto de la ĉefministro Jean-Marc Ayrault, kontraŭdiras: La AFP estas “la plej granda inform-firmao de la mondo. Tio permesus ion grandan!”

Marc ENDEWELD.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Aritmetiko kaj certecoj

EN SIA numero de la 31-a de januaro 2009, la brita medicina revuo The Lancet demonstris, ke en Ruslando la programo de amasaj privatigoj komence de la 1990-aj jaroj kaŭzis subitan malaltiĝon de la vivekspekto: “Proksimume de kvin jaroj inter 1991 kaj 1994”*

*  David Stuckler, Lawrence King kaj Martin KcKee, “Mass privatisation and the post-communist mortality crisis: A cross-national analysis”, The Lancet, vol. 373, n-ro 9661, Londono, 31-a de januaro 2009.

Ĉe la apero de la artikolo, la brita semajnulo The Economist, kiu estis subteninta la “ŝokterapion”, forbalais tiujn kritikojn. Kun apogo de grafikaĵoj, ĝi asertis ke The Lancet “trompiĝas pri la kalendaro kaj pri la efiko de la reformoj”: “La rusa tragedio estas, ke la reformoj estis tro malrapidaj, ne tro rapidaj”.*

*  “Mass murder and the market”, The Economist, Londono, 22-a de januaro 2009.

Ĉu la fino de la dosiero? Ĵus aperinta libro* analizas la respondon de The Economist al The Lancet. Kaj la rezulto estas nerefutebla: “Uzante nombrojn glatigitajn je kvinjaraj periodoj ‒ kaj eliminante certajn fontojn kaj preferante aliajn ‒, la eldonistoj de la magazino senkrestigis la kurbon de la rusa mortado de la 1990-aj jaroj. Grava kaj subita kresko tiam transformiĝas en pli kaj pli granda malkresko. [...] Se iu el niaj studentoj kulpiĝus pri tia malseriozaĵo, ni sendus lin rekte al la dekano de la fakultato.”

*  David Stuckler kaj Sanjay Basu, The Body Economic: Why Austerity Kills, Allen Lane, Londono, 2013.

Perseverare diabolicum*. En januaro 2014, The Economist anoncis, ke ĝi trovis la solvon al la ŝuldokrizo en Eŭropo: privatigoj. “Moviĝu iomete!, ĝi instigis la politikajn gvidantojn. Kie estas la heredantoj de Thatcher kaj de Reagan?”*

*  Dua parto de la latinaĵo “Erare humanum est, perseverare diabolicum” (Erari estas homa, persisti [en la eraro] diabla).-vl
*  “The $9 trillion sale”, The Economist, 11-a de januaro 2004.

Renaud LAMBERT.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Individuoj, klasoj, komunumoj

Krizoj de identecoj

Laŭ la vortaro Larousse, identeco signifas “la konstanta kaj fundamenta karaktero” de persono aŭ grupo. Sed hodiaŭ, ne estas eksterordinare konsideri, ke ni havas plurecajn identecojn, produktitajn de la historio, la renkontiĝoj, la multaj ligoj kiujn oni teksas. Tiam, kion signifas tiu paradoksa nocio, tiom por la individuo, kiom por la kolektivo en kiu li esprimiĝas?

LAŬDIRE, oni ne diskutu la vortojn, sed prefere parolu pri la aĵoj. Jes ja, sed okazas, ke ni ne bone scias kiujn aferojn esprimas la vortoj,kiujn ni uzas. Tiel estas pri la vorto “identeco”: ĝi aperas en ĉiaj diskutoj, ĉu temas pri la nacia identeco, la juda identeco, la komunista identeco, la seksaj identecoj, ktp. Kompreneble, en la adjektivoj kvalifikantaj la identecon ja ĉiufoje kaŝiĝas la temoj de tiuj debatoj.

Por kio utilas tiuj kvalifikoj? Por difini la grupon, al kiu individuo povas aparteni, grupo tiam identigebla kiel kolektiva identeco, unuvorte, por respondi al la demando:“Kiu ni estas, nacio, popolo, partio, ktp...?” Aŭ ĝi utilas por multobligi la vidpunktojn pri kiu mi estas, tiel donante al mi plurecan identecon, kiu povus respondi la demandon: “Kiu mi estas, mi persone?”

Dum longa tempo oni parolis pri identeco nur por signifi objekton de “identeco-juĝo”, tio estas la fakto certigi, ekzemple, ke iu homo estas ja tiu, kiun li pretendas esti, aŭ tiu, kiun ni serĉas sub tiu nomo, aŭ ke du nomoj signifas la saman objekton (“lago Lemano” = lago de Ĝenevo”). Hodiaŭ, tiu nocio ofte havas alian sencon. Veninta el la usonaj sociaj sciencoj, ĝi eniris la nuntempan komunan komprenon, sur fono de “identeca politiko” (angle: identity politics), francoj prefere dirus: communautarisme (komunumismo). Ĝi postulas la rajton de ĉiu al la rekono de ties aparteno al tiu aŭ tiu ĉi komunumo sine de la tuta socio, kaj al la esprimo de tiu aparteno. Identeco tiam resendas al la ideo de identeca politiko, kie la elektoj de la elektanto estas konsiderataj konsekvencoj de ties origina komunumo, pli ol de ties personaj opinioj de civitano. Kaj tio ja metas kelkajn demandojn.

Ĉar, kvankam oni volonte konsentas, ke gravas defendi la diversecon, la liberecon por ĉiu esti si mem, estas malpli facile scii kiu estas la vera defendanto. Ĉu tiu, kiu asertas la rajton de minoritato konservi siajn kutimajn praktikojn (ekzemple apartecon de kostumo, nutroreĝimo, kalendaro, ktp.)? Aŭ ĉu tiu, kiu opinias, ke atribui kolektivan identecon al loĝantaro estas forgesi, ke ĝi konsistas el individuoj, kiuj ne ĉiam konsentos esti konsiderataj reprezentantoj, ĉiuj similaj, de sama “identeco” - kvazaŭ la fakto, ke mi estas franca civitano devigus min konformiĝi al diversaj stereotipoj, difinantaj por iuj la veran francon, la esencon de la franceco.

Problemo de “troa akumulado de mandatoj”

ONI OFTE kredas, ke eblas eliri el tiu koncepta embaraso per prokrastiga solvo: la kolektivaj identecoj ekzistas, ni devas do rekoni ilin, kondiĉe ke oni precizigu, ke ili ne povas redukti la individuecon de ĉiu, lian respondon al “Kiu mi estas?”. Ĉar la persona identeco estas ĉiam plureca, jes ja. Unue, ĉar je ĉiuj momentoj de mia vivo mi rekonas miajn diversajn ligojn kun aliaj individuoj kaj tiras el tiuj ligoj signifon de mi mem tiel plurecan kiel estas miaj apartenoj. Due, ĉar laŭlonge de mia vivo, mi ne ĉesas transformiĝi, sekve mia persona identeco ne povas esti senmova en porĉiama difino. Laŭ tio do ne estas konflikto inter la aserto de kolektiva identeco kaj tiu de la persona identeco.

Malgraŭ tio, malavantaĝo de la koncepto “plureca identeco”, estas ke, post malmulta tempo, oni ne plu scias pri kio oni parolas... Oni imagas, ke facilas havi plurajn identecojn, ĉar oni kredas, ke tio estas kvazaŭ havi plurajn vizitkartojn. Tamen, malgraŭ ke ĉiuj tiuj kartoj estas miaj, ili prezentas nur unu saman personon.La teorioj tiel nomataj “konstruismaj” substrekas, ke oni ne devas senmovigi la identecon de iu, sub la preteksto, ke ĉiu estas estaĵo viva kaj historia, do ĉiam engaĝita en vivgrava kaj ekzisteca metabolismo kun sia medio. Ili invitas nin konsideri niajn identecojn ŝanĝeblaj. Sed restas la demando: kiel mia identeco povus ŝanĝiĝi, sen ke mi mem estu ŝanĝita en alian personon? Kaj se mi cedis mian lokon al iu alia, kie troviĝas mia identeco, tiu, kiu devas ebligi diri, ke estas ja mi, kiu senĉese ŝanĝiĝas, de la komenco ĝis la fino?

Jes ja, ni havas multajn okupojn kaj respondecojn, variajn apartenojn al distingeblaj defendendaj aferoj, plurajn komunumojn, kiujn ni povas identigi kiel niajn. Sed tiu plureco de apartenoj povas estigi konfliktojn inter la postuloj kiujn ni ricevas.

Al kiu doni prioritaton, aŭ eĉ ekskluzivecon, de niaj energioj? Tiuj kolektivaj ligiloj kaj tiuj aliĝoj postulas engaĝiĝon, kaj tio tiam metas problemon similan al tiu de la “akumulitaj mandatoj”: estas ja neebla por unu sola persono plenumi la respondecojn de pluraj. La individuo tiel tirata en diversajn direktojn tiam spertos “identeco-krizon” - por reuzi la terminon de la psikanalizisto Erik Erikson, inventinto de tiu nocio. Li fariĝos nedecid-kapabla kaj senigita je sia estonteco. Li povos eliri el tiu krizo, nur se li sukcesos redifini siajn aparteno-ligilojn en tia maniero, ke ili ne plu postulos de li neeblan plurecon de li mem.

Kie do estas la identeco en tiuj multecaj ligiloj? Ni ja scias kion signifas la vorto kiam temas pri certiĝi, ekzemple, ke ni parolas pri la sama persono - “Vi diras, ke Poincaré naskiĝis en Nancy, sed ĉu temas pri Henri (tiam estas ĝusta) aŭ pri Raymond (tiam estas neĝusta)?”-, sed ĉu ni povas klarigi kion ĝi signifas kiam ni renkontas ĝin en tiaj deklaroj: “Ili volas paroli sian lingvon, tio estas por ili parto de ilia identeco”, aŭ: “Nia korda kvaropo nun spertas identeco-krizon”?

Kiam, sur identeca slipo, oni devas signi unu el du faketoj “M” aŭ “F”, la respondo identigas la sekson, ne la personon: duono de la homaro faras la saman respondon. Same, la eventuala religia identeco estas tiu de la konfesio al kiu oni apartenas. Similas al la banka identeco. Via atesto pri banka identeco identigas la konton, kiun vi havas en tiu banko, ne vian personon. Konsekvence, la diverseco de la kvalifikitaj “identecoj”, kiujn oni mencias por fari memportreton neniel tuŝas nian propran individuecon. Ili ne faras el ni plurajn personojn en unu korpo, ĉar ili ja ne identigas “nin”. Ili ne konsistigas plurecan identecon, sed resendas al kolektivaj identecoj, kiujn oni devas distingi. Sed tio estas ofte rifuzata de la nuna socia filozofio, kiam ĝi reproduktas la dominantan individuisman politikan ideologion, kiam ĝi privilegias la trankviligan kaj dubindan diskurson de la plureca identeco, invitante internigi la diversecon de la mondo (ununura identeco, tio estas fanatikismo aŭ integrismo) kaj konsideri ĉiujn ŝanĝojn (inkluzive ekonomiajn) kiel la signon de vivo, al kiu oni respondu per nova diversigo de niaj interesoj... La demando estas grava. Ĉar dissolvi la rilaton al kolektivaj identecoj en “plurecan identecon” havas konsiderindajn konsekvencojn, tiel sur la individua kampo, kiel sur la politika.

Iuj, kiel Margaret Thatcher, pretis aserti, ke homaj socioj ne ekzistas. Oni konas ŝian faman “La “socio”, tio ne ekzistas. Estas individuoj, viroj kaj virinoj, kaj estas familioj.” (“There is no such thing as society. There are indivudual men and women, and there are families.”) Tamen, la sama s-ino Thatcher ne hezitis defendi la interesojn de sia lando dum la eŭropaj intertraktadoj de 1979 “Mi volas mian monon”; (“I want my money back”) aŭ sur la internacia scenejo. Facilas teorie deklari la plej striktan sociologian individuismon, sed venas momento, kiam oni ja devas reenkonduki la kolektivecon, kiun oni antaŭe deklaris neekzistanta kaj mistifikanta... Diri, ke la homaj socioj havas identecon, ne estas diri, ke ili konsistas el elementoj similaj, aŭ kiuj kredas sin similaj, sed nur ke ĉiu ekzistas aparte, ke oni povas sin referenci al ĝi distingante ĝin disde aliaj samspecaj. Oni eĉ povas doni al ili nomojn: la kvaropo Modigliani, la regimento Sambre-et-Meuse, la Unuiĝintaj ŝtatoj de Ameriko, ktp. Same, kiam homa grupo ricevas nomon, ĝi povas esti konsiderata en sia historio. Nomi ĝin estas konsideri ĝin kiel historian enton, la saman grupon, hieraŭ kaj hodiaŭ.

Sed kiel kompreni, ke socio sukcesas trairi la jarcentojn, senmova, sendifekta, ĉiam simila al si mem? Ni ĉi tie rekonas klasikan problemon de la malnova filozofio, kiun oni retrovas en la nuntempa analiza filozofio kun la ideo de la identeco-kriterioj. La realaĵoj de la mondo ne havas ĉiuj la samajn kriteriojn de identeco. Estas identeco-kriterioj propraj je diamanto aŭ granito. Sed, ĉu ĉar socio sukcesas trairi la jarcentojn sen ŝanĝi ion ajn, ĉu pro tio ĝi tenas sin ekzistanta? Tute male. Civito, klarigis jam Aristotelo, similas riveregon. Simile kiel rivero persistas en sia ekzisto ĉar ĝi ne ĉesas renovigi sian akvon, civito pludaŭras ĉar ĝi ne ĉesas renovigi sin, - en sia enhavo (kun la sinsekvaj generacioj), en sia interna funkciado kaj en sia alĝustigo al la medio. Ni havas (geografiajn) identec-kriteriojn por tio, kion ni nomas “la sama riverego”. Estas same por la diversaj tipoj de socioj. La identec-kriterio por “la sama civito”, tio estas politika komunumo, konsistas, ĉiam laŭ Aristotelo, en la transdono de la leĝoj kaj moroj.

Sed tiu identec-kriterio, kiam temas pri niaj socioj, kiu rajtas ĝin apliki kaj decidi? La ŝlosilo de la nuntempa diskurso pri la kolektivaj identecoj troviĝas en la transiro de “mi” al “ni”. Same kiel mi povas prezenti min, doni elementojn de mia biografio, kiuj ŝajnas al mi ne disigebla de mia personeco, tiel la homgrupoj prezentas sin unu al la aliaj. Estas la devo de ĉiu diri tion, kio, en la elementoj de sia memportreto, ŝajnas al li esenca parto de sia persono: tio, kion peti al li rezigni — kostumo, lingvo, ritaro — signifus postuli de li rezigni esti si mem, agi kvazaŭ li estus aliulo, kaj iel dividi sin, kun ekstera personeco por la aliaj, kaj intima personeco, kaŝita al la aliaj.

Same, grupo posedas kolektivan identecon se ĝiaj membroj havas la formojn de lingvaĵo, kiuj ebligas al ili diri al la mondo: ni ekzistas kiel grupo (ne gravas ĉu temas pri vilaĝo, entrepreno, teatro-trupo aŭ nacio). Oni serĉu ilian kolektivan identecon en la momentoj kiam la socianoj diras “kiuj ili estas”. Ili ne nepre diras tion per voĉa deklaro, en frazoj, sed per siaj monumentoj — montrantaj kion ili honoras-, per siaj ceremonioj kaj liturgioj — kie ili enscenigas la ideon, kiun ili havas pri si mem-, tra siaj pedagogiaj institucioj — kie ili decidas pri tio, kion ili volas transdoni.

La grupo ja esprimiĝas, sed por kion diri? Por decidi pri tio, kion ĝi opinias esti sia propra posedaĵo. Neniu kontestas, krom eble la ekstremistoj de la sociologia individuismo, ke grupo povas havi propran posedaĵon — ĉu oni nomas ĝin “komunaj havaĵoj” aŭ “ĝenerala intereso”. Ekzistas decidoj, kiuj profitos al iu grupo, sed suferigos aliajn. Kaj ni tiel alvenas al la politika demando: ĉu grupo povas mem okupiĝi pri sia propra havaĵo? Ĉu ĝi kapablas regi sin mem? Ĉu eblas al civitano de tiu grupo demandi:“Kion ni faru?” Sen kolektiva identeco, ne ekzistas “ni”, kio signifas, laŭ politikaj terminoj, ke ne eblas demokratia praktiko de la suvereneco, ĉar tia formo de registaro implicas ke ĉiu civitano povas plilarĝigi sian “mi” en “ni”, subjekto de la ĝenerala volo.

Tiu difino de demokratio nun naskas ofte gravan obĵeton. La referenco al la “ni” de la politika komunumo, kiu ŝajnas postuli unuanimecon de la civitanoj, aspektas samtempe, praktike neebla kaj principe nedezirinda. Ĉar, se demokratio estas akceptado de la malkonsentoj, libereco por ĉiu esprimiĝi, respekto de la aliulaj opinioj, la alvoko al tiu “ni” tiam dependas de jakobena* obsedo pri la unueco de politika korpo, kiu ĉiam parolu unuvoĉe. Necesus do serĉi demokration sen tiu “ni”, sen la kolektiva esprimado de la demos (popolo en la greka).

*  Jakobeno: Historie: membro de la “Klubo de la jakobenoj”, maldekstra agadgrupo dum la franca Revolucio. Nuna signifo: partiano de radikala demokratio (laŭ PIV)-jmc.
La demando pri la bono de la civito

EFEKTIVE, por ke estu demokratio, necesas ke ĉiu estu libera havi kaj esprimi opinion, eĉ se ĝi estas opozicia. Pli ĝenerale, demokratio tia, kia ni komprenas ĝin postulas plilarĝigon de la individuaj liberecoj, kaj devas akcepti malkonsenton kaj konflikton. Sed malakordo kaj konflikto pri kio? Pri la regado de la civito. Ĝis kiam oni prononcis tiujn vortojn, la difino de demokratio restas nepolitika. Por ke ĝi estu politika, necesas interveno de la demando pri la propra havaĵo de la civito. Pri tiu ĉi preciza punkto demokratio postulas debaton kaj permesas konflikton de opinioj: ekzisto de propra havaĵo por nia socio kaj tio, ke la sola pravigo de registaro estas prizorgi ĝin, tio ĝuste estas la principo de politika komunumo.

La nuntempa homo interpretas sian rajton pri emancipiĝo kiel rajton mem difini sian identecon tia, kia li ĝin komprenas, kaj tio kondukas lin enmeti en ĝin sociajn ligilojn, kiuj ne venas de socia kontrakto. Li uzas la identecan idiomon por fari paŝon direkte al repaciĝo kun sia propra homeco. Kaj koncerne la “ni” de la ĝenerala volo, ĝi esprimas la identecon de nia politika korpo, ĝian deziron ekzisti kaj daŭri. Havi kolektivan identecon, tio signifas havi historion kaj zorgi pri estonteco: tio ne estas troviĝi en iu aŭ tiu aparta stato, ekzemple stato de nedivideco kaj kohereco. Tial, la komenco de koncepta prudento ĉi-rilate estas ĉesi konfuzi la identecon (kiu permesas meti la demandon: “Kion ni faros?”) kun la unueco (kiu implicus, ke ĉiuj respondoj akordiĝas)...

Vincent DESCOMBES


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Prezidenta kapitulaco fronte al la mineja lobio

Por la tuta oro de Peruo

Kandidato de la maldekstro en 2011 la perua prezidento Ollanta Humala havas nur unu obsedon: Kontentigi la minejan lobion riskante subpremi la popolajn mobiliziĝojn, kiel en Cajamarca en la nordo de la lando.

“Ĉu oni demandis al vi vian opinion?” La duan de majo 2011, en la centra placo de Bambamarca, sur la anda perua altebenaĵo. Kun mikrofono enmane kaj kampula ponĉo surdorse, s-ro Ollanta Humala, eksmilitisto, kandidato al la plejalta funkcio, hurlas al skandalo: “Kio plejgrava estas? Oro aŭ akvo? Vi nek manĝas nek trinkas oron! (....), akvo estas el kio riĉeco elvenas!”. Ne! Minas Conga ne trapasos!

Minas Conga? Ĝi estas projekto de ekstraktado de oro kaj kupro, gvidata de Yanacocha, konsorcio formata de la usona giganto Newmont (51,35%), la perua grupo Buenaventura (43,65%) kaj la internacia financa Societo, branĉo de kredito al privata sektoro de la Tutmonda Banko (5%). Kvar lagoj estas malaperontaj. Dum la dek sep jaroj de antaŭkalkulata ekspluatado ĉirkaŭ naŭdek mil tunoj da skorioj, ŝarĝitaj de pezaj metaloj estos ĉiutage elĵetataj. Sed ni ja estas en zono de akvo-reŝarĝado, akvofonto de riveroj, kiuj provizas la ĉirkaŭajn kampojn, urbojn kaj vilaĝojn.

Fama pro sia lakta produktado kaj siaj fromaĝoj, la regiono de Cajamarca jam spertis la sekigon de pluraj lagoj fare de Yanacocha. Ekde 1993 la kompanio ĉi tie ekspluatas la plej grandan orminejon de Sud-Ameriko. Pro tio, ĝi estas permesata pumpi po ĝis naŭcent litroj da akvo en sekundo, tio estas inter tri kaj kvaroble pli ol la ĉefurbo Cajamarca, devigata porciumi la trinkeblan akvon de siaj ducent okdek kvar miloj da loĝantoj. La defendo-frontoj por la medio kaj la kamparanaj rondoj (komitato de gardistoj kun juĝorajtaj funkcioj) konsideras la entreprenon kiel respondecan pri la elĉerpiĝo de pluraj akvo-fluoj kaj pri multaj poluadoj per pezaj metaloj, cianidoj kaj aliaj toksaj substancoj. Nu, kiam la kandidato de la naciisma opozicio Gana Peru promesas “respekti ilian volon koncerne la minejan industrion” multaj el ili aplaŭdas.

S-ro Humala gajnas la balotadon de junio 2011, dank’al la sigelita alianco por la rebaloto kun la centrista eksprezidento Alejandro Toledo (2001 - 2006), kiu provizis lin per la plejparto de liaj ministroj. Sed kvin monatojn poste, li ŝanĝas sian analizon: “Ni rifuzas la ekstremajn poziciojn! (...) Ĉu akvo kontraŭ oro? Ni proponas saĝan pozicion: kaj oro, kaj akvo”*. Kiam ĝenerala striko senmovigas la urbon Cajamarca postulante la forlason de la projekto, s-ro Humala situas en la rekta linio de siaj antaŭuloj: li deklaras la krizan staton kaj vokas la armitajn fortojn. En julio 2012, kiam li ripetas sian apogon al Yanacocha, la sekvantaj protestoj estas perforte subpremataj: kvin mortintoj kaj tri dekoj da vunditoj.

*  Gazetara konferenco de la 16 -a de novembro 2011.

Titolita “La granda transformiĝo”, la programo de Gana Peru, skribita en 2010, enkondukiĝis per akuz-parolado kontraŭ la novliberala modelo, denuncis la specialiĝon de la lando pri eksportado kaj la kaptadon de la naturaj riĉofontoj fare de eksterlandaj entreprenoj. En septembro 2013 ĉe la fino de la profesia foiro Perumin, s-ro Humala ne plu serĉas la rompon. “La respondeca mineja industrio devas fariĝi levilo de nia disvolviĝo dank’al la privata investado” deklaras la prezidento de Peruo, lando, kiu ŝajnas kondamnita al la ekspluatado de siaj minejoj ekde la kolonia epoko.

Inter 1993 kaj 2012, la privata investado en la mineja sektoro estas multobligita per kvardek. La novliberalaj reformoj de la jaroj 1990, gviditaj de Alberto Fujimori (dekstrulo) kaj poste la granda prezaltiĝo de la ĉefaj metaloj dum la jaroj 2000 (pli ol 400% da kreskado por oro, kupro kaj stano, 150% por zinko, 350% por plumbo, pli ol 550% por arĝento) firmigis la dependecon de la ekonomio rilate al tiu sektoro. Unua celo de la rektaj eksterlandaj investoj, ĝi konsistigas 60 elcentojn el la eksportaĵoj, provizas al Peruo 50 elcentojn el ĝiaj devizoj kaj preskaŭ 15 elcentojn el ĝiaj fiskaj enspezoj. Konsekvencoj? Malforta diversiĝo kaj vundebleco al la fluktuado de kurzoj sur la internaciaj merkatoj.

La ortodoksaj ekonomiistoj substrekas, ke dum la lasta jardeko, karakterizita de forta ekonomia kreskado, la malriĉeca elcentaĵo regresis de dudek ok poentoj. Tamen en la kamparaj regionoj de Andoj, ĉefaj lokoj por la starigo de minejoj, tiu elcentaĵo ankoraŭ atingas 58,8% kontraŭ 14,5% en Limao. Malmulte integrita en la loka ekonomio, la mineja industrio rekte dungas nur 1,3% de la loka aktiva profesia loĝantaro kaj uzurpas la terenajn kaj akvajn rimedojn de la familia agrikulturo, unua enspeza fonto en la kamparo.

Kun la helpo de la franca ĝendarmejo

Sub la prezidado de s-ro Humala, la revizio de la mineja fiska premo cele al financi la sociajn politikojn ne forpelis la entreprenojn: La kroma kosto el la novaj impostoj, deduktebla de la societa imposto, restis sufiĉe limigita, dum la nova maniero kalkuli la elprenaĵojn - bazata sur la operacia rezulto kaj ne plu sur la valoro de la vendoj - precize respondas al la propono de la mineja lobio.

Aliflanke, tiu sama lobio postulas de la registaro, ke ĝi simpligu la administrajn procedurojn. Tia estas laŭ ĝi la kondiĉo por plibonigi la konkurenckapablon - kaj reteni la investon - dum la prezo de la metaloj regresas ekde du jaroj. Lastprintempe aro da dekretoj jam modifis la kondiĉojn por ricevi minejajn licencojn: garantio de protektado de la arkeologia heredaĵo praktike forigita*, templimo por aprobo de la studadoj pri la efiko al la medio reduktita je cent tagoj. Paralele, la andaj komunumoj, plimulte loĝataj de keĉuoj kaj ajmaroj, estis ekskluditaj de la aplikzono de la leĝo, kiu devigas la entreprenojn konsulti la indiĝenajn popolojn.

*  La regionaj direkcioj de la kulturo disponas pri dudek tagoj por atesti la neĉeeston de arkeologiaj spuroj sur la koncernita perimetro. Post tiu limtempo ilia silento estas konsiderata kiel konsento.

La licencoj por esplori kaj ekspluati multobliĝas, etendiĝas sur novajn terenojn (ĝis 69% en kelkaj regionoj) kaj la mineja industrio fariĝas la unua kaŭzo de sociaj konfliktoj: cent sep el cent sepdek kvin en septembro 2013. Ĉu preterpasi 30 miliardojn da dolaroj per eksportado de minaĵoj en 2016? Tiu celo afiŝata de la registaro renkontas lastan limon: la reziston de la lokaj popoloj. En novembro 2013, unu jaron post la alveno al Cajamarca de du oficiroj de la franca ĝendarmejo cele al trejni la kontraŭ-popolribelajn policanojn pri la “regado de homamasoj”, du interkonsentoj pri kunlaborado pri sekureco kaj defendo, estis subskribitaj kun Francujo. Baldaŭ Parizo sendos al Limao aliajn trejnistojn. Ĉu la “franca sekureca lerteco”, tiu, kiun s-ino Michèle Alliot-Marie, tiama ministro de la eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, donacis al Tunizio antaŭ la falo de s-ro Zine El-Abidine Ben Ali, estus trovinta novan oportunecon?

Anna BEDNIK


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La imperio de videoludoj

Celante realismon, ne la realon

Artefarita inteligenteco, grafikaĵoj, scenaroj: danke al la kreskanta potenco de ludkonzoloj, la videoluda industrio sin lanĉas en serĉadon de realismo kiu ne tiom celas imiti la realan vivon, sed pli provizi ekscitaĵojn.

Animal Crossing estas videoludo programita de Nintendo en 2001 de kiu vendiĝis dudek kvin milionoj da ekzempleroj. Ĝia heroo loĝas en bunta vilaĝo kie konsumismo havas infanecan kaj dikan aspekton. Por pagi sian hipotekan krediton li plukas pomojn kaj vendas ilin al prociono-nutrovaristo, li kaptas insektojn kaj donas ilin al la loka muzeo, liaj najbaroj sendas donacojn al li. La mondo de The Sims (Electronic Arts, 2000, cent sepdek milionoj da ekzempleroj) ne estas tiel idilia: en usona antaŭurbo, la simulitaj loĝantoj manipulataj de la ludanto estas aŭtomatoj kiuj ekvivas por provizi la necesaĵojn de la vivo kiel nutraĵo, sano, socia vivo. Ili aĉetas vestaĵojn Diesel, meblojn Ikea kaj aŭtojn Renault. Jen du reprezentadoj de la ĉiutaga vivo kiuj reliefigas rilatojn al la mondo kiuj estas diametre kontraŭaj: la japana estetiko preferas stiligon kaj fantazion, kontraste kun okcidentaj videoludoj kiuj nun grandparte superregas la merkaton kaj kiuj ĉiam prioritatigis la serĉon de realismo.

Por atingi realismon en videoludado, oni unue devas kompreni simuladon, la procedo krei modelon de iu realaĵo per sistemo de reguloj. Europa Universalis IV estas la lasta titolo de la sveda studio Paradox kiu sin dediĉas al ludoj de strategio kun historia temo. Ĝi faras la ludanton reganto de lando kiun li aŭ ŝi devas prosperigi de la dekkvina ĝis la deknaŭa jarcento. Ĝia ĉefa arkitekto, Johan Andersson, resumas ĉi tiun metodon efektivigi la regulojn: “Ni konsideras la historiajn (politikajn, religiajn, ekonomiajn) elektojn alfrontitajn de landoj, kaj ni klopodas ilin traduki en videoludan logikon tiel, ke la ludanto povu ilin sperti.

Pro la kreskanta potenco de ludkonzoloj, kaj la pli kaj pli komplika prepara laboro, simuladoj proponas pli veran sperton de realeco. Dan Greenawalt, la usona produktisto ĉe Turn 10 de la aŭtosporta simulado Forza Motorsport 5, asertas ke li havas kvazaŭ sciencan metodon: “Ni ne domaĝas elspezojn kiam temas pri esploroj” li diras. “Ni faras ĉion fareblan por resti en la avangardo de la scienco pri veturila dinamiko.” Laŭ s-ro Greenawalt, pere de procedoj kiel per-lasera modlado li povas reprodukti aŭtodromojn kun tioma fideleco, ke oni povas distingi “la trudherbojn laŭlonge de la randoj kaj eĉ la plej etan neregulaĵon de la kurejo.” La sama atento al detaloj troveblas ĉe la zurika studio Giants de la arta direktoro Thomas Frey kaj lia Farming Simulator de kiu vendiĝis kvar milionoj da ekzempleroj. Ĝi komisias al la ludanto la respondecon pri agrikultura entrepreno kaj ĝiaj traktoroj: “Ni kunlaboras kun multaj profesiuloj, fabrikistoj de agrikulturaj maŝinoj, kultivistoj kaj fakuloj.” Malgraŭ tio, Johan Andersson kredas ke oni devas agnoski la limojn de simuladoj, precipe kiam oni devas enkalkuli la homan kapricecon: “La reala vivo estas tiel komplika, ke oni ne povas ĝin reprodukti, precipe se oni provas krei amuzan sperton.

Malgraŭ tiu limigo, videoludoj havas nedisputeblan kapablon ebligi al la ludanto sperti la ejojn de la ludo kaj la dinamikon al kiu la ejoj estas submetataj. “Ili perfekte reprezentas spacojn, eble pli bone ol iu ajn alia rimedo* diras Dan Houser, vicprezidanto de Rockstar Games. En Grand Theft Auto V, la lasta produkto de la novjorka studio, la ludanto ĉirkaŭvagas en la urbo Los Santos, eta versio de Los-Anĝeleso, kun ĝiaj industriaj zonoj kaj plaĝoj, ladurboj kaj luksaj vilaoj, golfejoj kaj keglejoj. Oni ja povas kritiki la ludon pro ĝia ekstrema perforto kaj ĝia emo egale kalumnii Respublikanojn kaj laborsindikatanojn, sed ĝia kapablo projekcii nin en iun lokon estas nedisputebla. Vagi en la stratoj de Los Santos estas tiom virtuala turismo kiom sociologia piedirado, kaj kaptas la atmosferon de la urbo kiel ankaŭ la streĉitecojn kiuj vivigas ĝin.

*  Libération, Parizo, la 16a de septembro 2013.

Videoludoj disponas pli kaj pli altnivelajn ilojn por reprodukti la realecon. Sed dum la industrio servas al pli vasta spektantaro ŝveligita de ekonomiaj interesoj, ĝi inklinas sekvi la holivudan modelon en sia emo flati la fantaziojn de la publiko. Militista pafludo kiel Call of Duty: Ghosts (Activision) asertas ke ĝi estas “fotorealisma” kun bildoj tiel altkvalitaj ke oni supozus ke ili devenis de filmo.

Ĉi tiun metodon oni devas distingi de realismo laŭ la strikta senco. Ne temas pri preciza reproduktado de tio, kio okazas sur la batalejo: kio, fine, estus la komerca perspektivo de ludo kiu submetas la ludanton al ĉiuj ĉiutagaj hororoj de la milito? Fizika simulado kaj grafika potenco estas ĉi tie servigataj al spektaklo kiu estas kontenta je simpla verŝajneco. Trukoj ebligas al programistoj bildigi imponajn scenojn: por ke la ludanto restu gluita al sia stirstango, la inundo da eksplodoj devas ŝajni vera. “Vola suspendo de nekredemo” (laŭ la vortoj de la poeto Samuel Taylor Coleridge rilate al la teatro), la kapablo de la spektanto kredi je tio, kion li vidas, devas ne esti interrompita.

Produkti bildon de la mondo, filtrita tra la prismo de kino kaj televido

Efektive, ne estas realeco mem kiun la ludo provas reprodukti, sed sekundara realeco filtrita tra la prismo de la amaskomunikiloj, precipe kino kaj televido. Ekzemple, la sportaj simuladoj, kiel FIFA de Electronic Arts kaj NBA2K de Take-Two Interactive, ne reprezentas futbalon kaj korbopilkadon kiel oni ilin praktikas sur la kampoj kaj ludejoj en la reala vivo, sed kiel oni ilin re-elsendas, kun lantmovaj reaj prezentoj, enmetaĵoj, kaj la raportado de la prezentistoj.

Ĉi tiuj ludoj sukcesas pro tio, ke ili ebligas al la ludantoj pasi preter la limoj de iliaj realaj vivoj kaj preni sur sin la ĉefrolon. Eĉ subtenanto de realismo kiel Dan Greenawalt agnoskas ke li volas krei “sabloludejon” kie oni povas sperti siajn fantaziojn: ekteni la stirradon de reva aŭto kun fama marko, esti alfrontita de “situacioj kiuj en la reala mondo estus ekonomie nerealigeblaj, necertaj aŭ tro danĝeraj.” Alivorte, la programistoj de Turn 10 proponas altnivelan motoron por pli bone ludi per ludaŭtoj “kvazaŭ mono ne estas problemo.” Se vi ne povas pagi la koston de nova aŭtomobilo, vi ankoraŭ havas la magian mondon de la videoludo.

Sidante antaŭ la ekrano, la ludanto povas surpreni ĉiajn rolojn kaj sin vesti per ĉiaj kostumoj. Estas io por ĉiuj gustoj, eĉ la tre nekutimaj. Ĉu vi estas trajnamanto? Jen Train Simulator 2014. Ĉu vi ĉiam revis esti kamionisto? Eurotruck Simulator 2 estas por vi, kun ĝiaj tridek-tunaj veturiloj kaj kilometroj da aŭtovojo inter Gdansko kaj Duseldorfo. Ĉu vi aspiras esti kultivisto? Farming Simulator estis kreita ĝuste por vi. Ĉiu el ĉi tiuj ludoj provas konservi malfacilan ekvilibron inter simulado kaj distrado. “Realisma simulado riskas fariĝi ripetema kaj enuiga. Plejofte, ni devas simpligi por fari ĝin pli intuicia kaj amuza” diras Thomas Frey. Sekve “amuzo”, kiu estas finfine la celo de videoluda distrado, strikte limigas tion, kio povas esti reprezentita.

Estus erare rigardi realismon kiel nuran iluzion. Kvankam oni ne forportiĝu per entuziasmo pri la aktuala modo de “seriozaj ludoj”, tio estas verkoj, ofte komisiitaj, kiuj celas alporti videoludojn en la veran mondon pro ilia utileco kiel ilo por lernado kaj konsciigo, oni ne povas nei, tamen, ke iuj ludoj pri aktualaĵoj povas instigi novan pensmanieron pri iuj situacioj. En September 12th de Gonzalo Frasca, ekzemple, por montri al ni la katastrofan efikon de tiel nomitaj “kirurgiaj atakoj”, la ludo invitas al ludantoj alpafi teroristojn per celilo kiu estas tiel larĝa ke oni ne povas ne trafi kromviktimojn. Sed kvankam efika, la rezulto pli similas karikaturon ol veran simuladon.

Sendependaj videoludoj pri ŝajne banalaj temoj

Povus esti, ke la estonteco de realismo troviĝos en ia intima natureco prezentata je la nivelo de la ĉiutaga vivo, sen beligo. Ĉi tiu estas lastatempa tendenco de sendependaj videoludoj*, ĉiam pli konstruitaj laŭ ŝajne banalaj temoj. Oni pensas precipe pri aŭtobiografiaj ludoj kiel Depression Quest en kiu la juna programistino Zoe Quinn esploras siajn proprajn spertojn per interaga fikcio. Ĉi tiel, ŝi celas sentivigi tiujn, kiuj emas rigardi depresiulojn kiel malindajn, kaj rememorigi depresiulojn ke ili ne estas solaj.

*  Sendependaj videoludoj: ludoj kreitaj de individuoj aŭ malgrandaj programistaroj sen financa subteno de eldonistoj de videoludoj - ml.

Papers, Please (Dokumentojn, mi petas) de Lucas Pope, estas alia ludo kiu reliefigas la ĉiutagan realon kun ĝia tuta banaleco kaj krueleco. La ludanto estas limgardisto por fikcia diktaturo. Tagon post tago li kontrolas la pasportojn de tiuj kiuj aspiras enmigri antaŭ ol permesi al ili trapasi, ilin returni aŭ, se necese, ilin aresti, ĝuste kiel soldatoj ĉe kontrolpunktoj en Gazao aŭ doganistoj en Sangatte kaj Roissy*. Per laŭpaŝa pliigo de la nombro de reguloj, Papers, Please sukcesas teni la ludon interesa dum ĝi montras kiel la rutino povas malsentemigi homojn. Disponante malmulte da tempo, la ludanto estas senhumanigata kaj senhumanigas la migrantojn.

*  Sangatte: urbo ĉe la franca enirejo de la Manika Tunelo. Roissy: la ejo de la flughaveno Paris-Charles-de-Gaulle - ml.

Martin Lefebvre


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tiom riĉa Okcidenta Saharo

La demando pri Okcidenta Saharo pli kaj pli miksiĝas kun tiu de la ekonomia disvolvado de Maroko. Ĉar la teritorioj, kiujn Rabato nomas “sudaj provincoj” grave kontribuas al la eksportaj enspezoj de la reĝlando. La subtenantoj de la sendependeco kontestas la leĝecon de tiu ekspluatado.

Sur la ĉefa vojo, kiu ligas la grandan urbon de la nordo de Okcidenta Saharo Ajuno* al Daĥlo, pli ol kvincent kilometrojn fore en la sudo, oni ne plu nombras la kamionojn, kiuj transportas polpojn kaj blankajn fiŝojn. La regiono sumigas mil ducent kilometrojn da marbordo kaj ĝiaj akvoj estas inter la plej fiŝenhavaj akvoj en la mondo. Laŭ raporto de la CESE (Ekonomia, Socia kaj Media Konsilio de Maroko)(Conseil économique, social et environnemental - CESE)*, la sektoro de fiŝado konsistigas sepdek mil postenojn* al kiuj oni devas aldoni gravan nedeklaritan aktivecon. Pezante sola 17% de la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de tiu teritorio, 31% de la lokaj postenoj kaj 78% de la marokaj fiŝprenitaĵoj, la fiŝado de la “sudaj provincoj” - kiel oni oficiale nomas en Maroko Okcidentan Saharon - naskas grandegan riĉecon. La reĝlando alproprigis ĝin al si en 1975, samtempe, kiam ĝi aneksis tiun teritorion, konsideratan kiel “neaŭtonoman”* ekde la voĉdono de la rezolucio 2072 en la ĝenerala Asembleo de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en 1965.

*  Vd. Gaël Lombart kaj Julie Pichot, “Timo kaj silento en Ajuno” Le Monde Diplomatique, januaro 2006.
*  “Nova modelo de disvolvado por la sudaj provincoj”, CESE, Rabato, oktobro 2013.
*  Tiu nombro enhavas la regionon de Tan-Tan kaj de Guelmin, lokitan en la sudo de Maroko
*  Lando ne dekoloniata aŭ kies popoloj ankoraŭ ne plene administras sin.

Sur tiu sola kaj danĝera vojo, oni renkontas aliajn kamionojn, kiuj transportas tomatojn, kukumojn kaj melonojn produktitajn apud Daĥlo. Laŭ la neregistara organizo (NRO) Western Sahara Resource Watch, la ĉirkaŭaĵoj de la urbo nombras dek unu agrokulturajn ekspluatejojn, inter kiuj tiu de la societo Tawarta. Vitroĝardeno flankas la vojon laŭ almenaŭ kvincent metroj. En tiu agrokultura farmo, oni produktas ĉeriz-tomatojn vendatajn laŭ la komerca marko “Stelo de Sudo”, marko apartenanta al la franca societo Idyl. Maljuste stampitaj “devenantaj el Maroko”, tiuj agrokulturaĵoj, kiuj kovris ĉirkaŭ sescent hektarojn en 2008,* estas poste eksportataj al Eŭropo tra Agadiro, mil kilometrojn fore.

*  Laŭ la NRO “Western Sahara Resource Watch” , nombro reprenita de la Eŭropa Komisiono.
Nehipotekeblaj rajtoj....aŭ preskaŭ

La CESE vidas en ĝi aktivecon “kun alta aldonita valoro” . La programo Verda Maroko antaŭvidis por Okcidenta Saharo kreskon de tridek ses mil tunoj da fruktoj-legomoj en 2008 ĝis okdek mil tunoj en 2013, cele al atingi cent sesdek mil tunojn en 2020 sur areo de du mil hektaroj. La tuto de tiuj produktoj estas programata por eksportado. La nombro de la laboristoj, nun ĉirkaŭ dek mil, samperiode triobliĝus.

Pli norde, dekon da kilometroj for de Ajuno, oni malkovras havenon ekspluatatan de la Maroka Kompanio de Fosfatoj (Office Chérifien des Phosphates, OCP). Fajna pulvoro perturbas vidadon. Ĝi devenas de fosfatoj transportataj ekde la minejo de Bukraa per ruliĝanta tapiŝo centon da kilometroj longa tra la dezerta pejzaĝo. Oni supozas pli ol vidas la stokejojn kaj la silueton de kargoŝipoj* alvenintaj el la tuta mondo por enŝarĝi la minaĵon. Tiu riĉofonto estas esenca por la reĝlando. OCP estas la dua produktisto kaj la unua eksportisto de fosfatoj kaj fosfora acido en la tuta mondo kaj ankaŭ unu el la plej gravaj eksportistoj de fosfataj sterkoj. Maroko eltiris 6% de sia MEP en 2012 kaj posedas la plej gravajn tutmondajn rezervojn.

*  ŝipoj, kiuj transportas nepakitajn varojn

Vicprezidanto de asocio, kiu laboradas pri la naturaj riĉofontoj en Okcidenta Saharo, s-ro Mohamed Alisalem Bobeit, kiun oni renkontas en domo de Ajuno, trankvile parolas. Li bone konscias pri la graveco de PhosBoucraa por Maroko. La ekspluatejo produktas ĉirkaŭ 10% de la fosfatoj eltiritaj de OCP kaj tiu ĉi antaŭvidas duobligi sian produktadon ĝis 2020. “Estas predado de riĉofontoj, kiuj apartenas al la saharana popolo” opinias s-ro Bobeit. Publike esprimiĝante pri tio li akceptas riskon: S-ro Sid Ahmed Lamjayed, prezidanto de la asocio (neleĝeca, ĉar Maroko rekonas neniun asocion kreitan de la saharanoj) estis arestita la 25-an de decembro 2010 post la vasta protestmovado de Gdeim Izik* kaj kondamnita al vivodaŭra enkarcerado fare de la militista tribunalo de Rabato.

*  Vd. “Résistance obstinée des Sahraouis” Le Monde diplomatique, februaro 2012.

Sed lia analizo estas pli kaj pli kundividata, se oni juĝas per la multobligo de manifestacioj. Ĉesigo de ekspluatado de riĉofontoj tiom longe kiom la konflikto ne estas solvita per la organizo de memdecida referendumo: ekde oktobro 2012 kaj la manifestacio de Gdeim Izik, tiu postulo estas kerne de la konflikto, kiu oponas la Fronton Polisarion (armita politika movado konsiderata de UN kiel “legitima reprezentanto de la saharana popolo”) al Maroko. “Rezolucio de ONU, kiu malpermesus la ekspluatadon de la riĉofontoj fare de Maroko, ellaborus la favorajn kondiĉojn por antaŭeniro al la solvado de la konflikto” opinias s-ro Brahim Sabbar, ĝenerala sekretario de la saharana Asocio de la viktimoj de gravaj atencoj kontraŭ la homrajtoj faritaj de la maroka ŝtato (ASVDH)

Dividita, la “internacia komunumo” reale lasis Marokon proprigi al si tiun ducent sepdek mil kvadrat-kilometrojn vastan teritorion. Tiamaniere, ĝi povis ekregi Phos-Bukraa akorde kun la antaŭa okupanto, Hispanujo, kiu ekspluatis la lokon ekde 1962 kaj restis akciulo ĝis 2002. Tamen la milito kontraŭ la Fronto Polisario jam estis eksplodinta kaj Okcidenta Saharo jam estis enskribita en la listo de la neaŭtonomaj teritorioj regataj de la artikolo 73 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. En 1962, la ĝenerala Asembleo de UN starigis la rajton de la popoloj “uzi kaj disponi pri la naturaj riĉofontoj, kiujn ĝiaj teritorioj enhavas cele al garantii sian disvolviĝon kaj sian bonstaton”*. La jurisprudenco poste konfirmis la “nehipotekeblajn rajtojn” de la popoloj de la neaŭtonomaj teritorioj pri iliaj naturaj riĉofontoj kaj ankaŭ ilian rajton “esti kaj resti estro de la estonta valorigo de tiuj riĉofontoj”.

*  Rezolucio 1803 (XVII) de la 14-a de decembro 1962.

La tuta nuna debato temas pri la profitoj, kiujn eltiras - aŭ ne - la saharanoj el la ekonomia ekspluatado aplikata de Maroko. La subskribo fare de la reĝlando, en oktobro 2001, de naftoesploraj kontraktoj kun du kompanioj inter kiuj TotalFinaElf, ofertis al UN okazon esprimi opinion, kiu nuancis la grandajn principojn antaŭe eldiritajn. “La demando estas scii, ĉu la regulo de la “ĉiama suvereneco” (sur la naturaj riĉofontoj) malpermesas al la administranta regno ĉiun aktivecon ligitan al la naturaj riĉofontoj de la neaŭtonoma teritorio, kiun ĝi administras aŭ nur tiujn, kiuj estus entreprenataj sen konsidero al la bezonoj kaj interesoj de la popolo de tiu teritorio, sen ke tiu ĉi profitu el ili”, deklaras la vicĝenerala-sekretario por la juraj aferoj.

Sed neniu taksomekanismo pri tiuj interesoj estas antaŭvidita. La kondiĉoj, kiuj permesus al “la koloniaj popoloj de la neaŭtonomaj teritorioj” praktiki siajn legitimajn rajtojn sur siaj naturaj riĉofontoj ne estas difinitaj. Tiam la demando iĝas elemento de la fortorilato inter la konfliktantaj partioj. La Fronto Polisario publike mallaŭdas la “predadon” de la riĉofontoj kaj la malestimon de la “popolo de Okcidenta Saharo” . Ĝi komencis en novembro 2012 juran proceduron antaŭ la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio, petante la nuligon de la komerca kaj agrokultura liber-interŝanĝa akordo inter Eŭropa Unio kaj Maroko, kiu, subskribita la antaŭan marton, inkludas Okcidentan Saharon. Unua argumento esprimata: La nekonsulto de la Fronto Polisario.

Pago de monatribuoj por aĉeti la socialan pacon

La marokaj aŭtoritatoj, siaflanke, disvolvas intensan aktivecon por konvinki, ke la ekonomia ekspluatado profitas al la “popolo de la teritorio” . Ili multobligas la anoncojn de novaj programoj de investado, regule reprenitajn de la franca gazetaro* kaj abunde de la maroka gazetaro. Oni tie parolas pri “loka popolo” sen ke oni scias, ĉu temas pri la saharanoj aŭ la marokanoj plur-centmilope instalitaj en tiu zono. La Fronto Polisario elvokas la “popolon de Okcidenta Saharo”. La du esprimoj estas uzataj de la jura konsilanto de la UN por montri la saharanojn, kio nur plifortigas la konfuzon.

*  Anne Cheyvialle, “Le Maroc investit massivement dans le Sahara occidental” Le Figaro, Parizo, 11-a de novembro 2013.

La registaro multe strebas por kredebligi la ideon, ke la saharanoj profitas el la naturaj riĉofontoj. OCP ekzemple kondukas socialan politikon:“Ĉiuj netaj enspezoj de Phos-Bukraa estas reinvestitaj en la regiono kaj profitas al ĝiaj loĝantoj”, oni povas legi en ĝia aktiveca raporto 2012. Sur la mineja loko, oni dungis ne malpli ol kvincent tridek junajn saharanojn post la eventoj de Gdeim Izik. Oni intencis varbi la infanojn de la emerituloj, kiuj jam laboris tie dum la hispana epoko kaj kiuj ne estas kontentaj pri la ricevita pensio.“Interkonsento ja estas trovita sed la junuloj estas dungitaj laŭ statuto per kiu neniu estas plu dungata, do kun pli malgranda salajro”, tamen bedaŭras s-ro Eddia Sidi Ahmed Moussa, figuro de la loka sindikatismo, ĝenerala sekretario de la sindikata Konfederacio de la saharanaj laboristoj (malpermesita).

Alia levilo: Distribuo de la karto de “nacia promocio”, sociala helpo ekvivalenta al 150 eŭroj ĉiumonate, kiu ŝajnas larĝe atribuata. Pluraj rakontoj surloke kolektitaj konfirmas, ke koncerne la saharanojn, tiu monatribuo ebligas aĉeti la socialan pacon kaj reguligi la politikan agitadon per mona disdono tra la tribestroj. La aŭtoritatoj povas eĉ forigi la helpon de tiu, kiu estas vidita en porsaharana manifestacio.

Ĉu oni povas paroli pri realaj “profitoj”? Manke de fidindaj datumoj en la teritorio, datumoj, kiujn Maroko ne estas devigita provizi ĉar ĝi ne estas konsiderata kiel la “administranta regno”*, ne eblas respondi certamaniere. La instrumentigo de tiu temo cele al servi la reĝan politikon ne estas dubinda. La difino en novembro 2013 de “nova disvolvad-modelo de la sudaj provincoj” ellaborita de CESE celis alporti la kontribuon de la “civila socio” al la “sukceso de la maroka iniciato por la aŭtonomeco”*. Ekde 2007, la reĝo Mohammed la 6-a prezentas tion kiel kontraŭ-projekton al la memdecida referendumo ĉiujare petata de la UN ekde 1991.

*  Kiel ĝin memorigis la jura konsilanto de la UN en februaro 2002, la interkonsentoj de Madrido, subskribitaj en novembro 1975 inter Hispanujo, Maroko kaj Maŭritanio, ne indikis Marokon, kiel novan administrantan regnon de Okcidenta Saharo.
*  CESE, gazetara komuniko, 8-a de novembro 2013.
La eŭropa Parlamento renovigas la fiŝ-interkonsenton

Lasta freŝdata ekzemplo: la 10-an de decembro 2013, la plimulto de la eŭropa Parlamento validigis la novan fiŝinterkonsenton, kiu daŭrigos inter 2014 kaj 2017 tiun de 2007-2011. Tiufoje ankoraŭ, Maroko inkludas en ĝi - sen eĉ mencii ĝin en la protokolo - la akvojn de Okcidenta Saharo. La interkonsento denove planas pagon de jara subvencio (30 milionoj da eŭroj, anstataŭ la antaŭaj 36 milionoj, por disvolvi la industrian sektoron). Kompense, Maroko atribuas licencojn al eŭropaj ŝipoj kaj fiŝkvotojn laŭ la specioj. Ĉar la sama Asembleo estis rifuzinta en decembro 2011 renovigi la unuan interkonsenton, tiu nova voĉdono aspektas kiel signalo sendata al la maroka registaro kaj al ĝia “reformisma” politiko.

Por tio, la jura servo de la eŭropa Parlamento rapide forigas la demandon pri profitoj, konsiderante, ke Maroko rajtas inkludi la akvojn de Okcidenta Saharo kaj ke tia interkonsento estas laŭleĝa kondiĉe, ke la reĝlando “respektas siajn devigojn rilate al la popolo de Okcidenta Saharo”. Kaj des pli malbone, se la solaj eŭropaj parlamentanoj permesataj viziti tiun teritorion estas tiuj el la amikec-grupo Eŭropa Unio - Maroko! La franca socialista deputito Gilles Pargneaux, prezidanto de tiu grupo, cetere ne trompiĝas pri tio:“Iluzie estis solvdeziri la problemon de Okcidenta Saharo per la forĵeto de tiu fiŝinterkonsento. Mi memorigas, ke la propono pri la aŭtonomeco de Okcidenta Saharo, prezentita de Maroko al la Unuiĝintaj Nacioj en 2007, estas la sola ebla solvo”*. Ankaŭ des pli malbone por la pure ekonomia kaj financa intereso de la teksto: Sendependa pritakso de la antaŭa interkonsento estis montrinta “tre malfortan” kosto-efikecan rilaton kaj absolute esceptan neefikecon.

*  “La eŭropa parlamento definitive adoptas la fiŝinterkonsenton inter Eŭropa Unio kaj Maroko”, Grupo de Amikeco EU-Maroko, la 10-an de decembro 2013, http://groupedamitieuemaroc.wordpre...

Unua eksterlanda investanto en Maroko, Francujo aktive kontribuas al tiu stato de la aferoj nefavora al la saharanoj. Lastan novembron okazis la inaŭguro de la nova fiŝhaveno de Boujdour, impresa kun ĝia ĉefa digo sepcent okdek metrojn longa kaj ĝia transversa digo ducent sesdek metrojn longa. Ĝi estis konstruita kun la financa subteno de la franca Agentejo de disvolvado, kies kontribuo al Maroko kreskis de 380 milionoj da eŭroj en 2011 ĝis 831 milionoj da eŭroj en 2012. En Boujdour s-rino Sultana Khaya, juna saharana aktivulino por la homrajtoj, ĵus kreis ligon por la protekto de la naturaj riĉofontoj. Ŝi timas petrolekspluatadon de Total, kiu, en julio 2013, tio estas dek du jarojn post la unua kontrakto en Okcidenta Saharo, gvidis mision de sisma esploro en zono pli ol cent mil kvadratajn kilometrojn ampleksa, nomata “Anzarane Offshore”....

Olivier QUARANTE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eŭropaj ekstrem-dekstroj

En Ukrainujo, la ekstremistoj de naciismo

La ekstremdekstroj kvante progresas en Eŭropo, kvankam multaj el ili provas nov-vestiĝi (Vd Jean-Yves Camus, “Mutaciaj ekstrem-dekstroj en Eŭropo”.). Evidente tiaj movadoj ludas rolon en Ukrainujo. Svoboda, aŭ la eĉ pli radikala Praviy Sektor, esperas profiti el la popolribelo kontraŭ la korupta sistemo de la prezidanto Viktor Janukoviĉ.

Barikadoj starigitaj en la centro de Kievo, garditaj de etaj grupoj de volontuloj provantaj sin varmigi ĉe improvizitaj braĝujoj. La dekoro miksas ukrainajn kaj eŭropajn flagojn, portretojn de la poeto Taras Ŝevĉenko (1814-1861), konsiderata unu el la patroj de la ukraina identeco, aŭ de Stepan Bandera (1909-1959), perceptata, laŭ la vidpunktoj, kiel granda patrioto aŭ kiel nazi-kunlaborinto. Aŭ ankoraŭ fotoj de tiuj kvin civitanoj fariĝintaj herooj, kiuj mortis dum la alfrontiĝoj de la strato Grouchevski.

Tio estis komence de februaro, du semajnojn antaŭ ol la Majdan-placo, epicentro de la kontestado, fariĝis sangomakulita, en la spiralo de la subpremo de la registaro kaj de la perforta respondo de parto de la manifestaciantoj. Majdan-placo estis okupata de simpatiantoj venintaj el la tuta Ukrainujo: Lvivo, Ternopilo, Ivano-Frankivsk, bastionoj de la naciismo, sed ankaŭ el Luhansko kaj Donecko, tiuj grandaj urboj el la industria oriento, kies koro ĉiam estis ĉe la flanko de Rusujo. Virinoj ĉiuaĝaj alportantaj nigran panon kaj lardon al la gardantaj viroj. Insista odoro de teo, brasiksupo kaj bruligita ligno. Dum la semajno, kelkmiloj da manifestaciantoj; dimanĉe, pluraj dekmiloj da homoj, kiuj venas aŭskulti la diskursojn de la opozicio-gvidantoj, preĝante kaj kantante la nacian himnon.

La movado aperis fine de novembro, reage al la suspendo fare de la prezidanto Viktor Janukoviĉ, de la intertraktado pri libermerkata interkonsento kun Bruselo*. Kaj Majdanplaco transformiĝis. Kunigante en la komenco kelkmilojn da poreŭropaj simpatiantoj, la placo fariĝis, laŭ la subpremo-ritmo, simbolo de la ribelo de la ukrainoj el ĉiuj horizontoj kontraŭ aferista kaj koruptita politika sistemo. Ribelo unue kontraŭ la Janukoviĉ-sistemo, sed ankaŭ rifuzo de la opozici-partioj, superigitaj de tiu krizo.

*  Vd Sébastien Gobert, “Ukrainujo evitas la orbiton de la Eŭropa Unio”, Le Monde diplomatique, decembro 2013.

La enplektiĝo, minoritata sed tre videbla, de pluraj naciismaj grupoj, kaj la apero de ekstrem-radikalaj tendencoj, kiuj ne agnoskas la demokratiajn valorojn kaj ne montras eŭropan simpation, estigas kontrastajn reagojn. Unuflanke, ilia ĉeesto estas abunde uzata de la Kremlo, kaj kelkfoje de la ukraina reĝimo, por miskreditigi la movadon. Aliflanke, ĝi estigas maltrankvilon pri ebla kaptado de la ribelo fare de ekstremdekstro — eĉ se temas ĉefe pri popola movado, rezista al ĉiu provo de politika klasifikado.

La ukraina ekstremdekstro ĉerpas grandan parton de siaj referencoj en la naciisma movado, kiu kreskas ekde la 1920-aj jaroj, dum Pollando kaj soveta Rusujo dividas inter si plejparton de la aktuala Ukrainujo. Ekde la komenco, estas tie implikiĝo de influoj: la itala faŝismo, la parta kunlaboro — pragmata laŭ iuj, ideologia laŭ aliaj — de parto el ties reprezentantoj (kiel Bandera) kun nazia Germanujo, la partopreno de pluraj ukrainaj batalionoj en la masakro de judaj kaj polaj civiluloj dum la dua mondmilito, ktp.

Kiel konstatas la politikologo Andreas Umland, profesoro ĉe la universitato Kievo-Mohyla, “neniu objektiva historia pristudo estis farita ĉi tie pri Bandera. Priskribita kiel faŝisto aliancita al nazioj fare de la sovetunia historiografio, li estas nun glorigita sen nuancoj fare de la ukrainaj historiistoj. Liaj admirantoj de Majdanplaco havas pri li naivan kaj partian aliron, kaj tio estas problema. Inverse, kvalifiki lin faŝisto, kiel faras Rusujo, ŝajnas same partia kaj nehonesta.”

Malaktivigita dum la sovetunia periodo, la naciisma tendenco reaperas post la sendependiĝo, en 1991, dato de la kreado de la ukraina soci-nacia partio (USNP). Ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj, la USNP restas marĝena organizo, ksenofoba kaj ekstrem-naciista,kies malforta influo estas limigita je la okcidentaj regionoj. Ĝia nuna gvidanto, s-ro Oleg Tiagnibok, estas elektita deputito la unuan fojon en 1998.

En 2004, dum sia sesa kongreso, la partio liberiĝas el siaj faŝistaj vestaĵoj: ĝi alprenas novan nomon: Svoboda (“Libereco”) kaj forlasas sian novnazian emblemon, la Wolfsangel (lupo-hoko), por adopti pli neŭtralan simbolon. Komentante ĉi tiujn kosmetikajn evoluojn, la esploristo Oleksiy Leŝenko, de la Analizo-Instituto Gorŝenin, diras, ke “ili celis ĉefe trankviligi la elektantaron, sed ankaŭ doni pli bonan bildon de Svoboda eksterlande.”

Serĉante respektindecon, Svoboda tiam havas multajn kontaktojn kun aliaj eŭropaj ekstremdekstraj partioj, kiel montras la ĉeesto de s-ro Jean-Marie Le Pen, prezidanto de la franca Front National (Nacia Fronto), ĉe la kongreso de 2004, kiel honora gasto. Cetere, la partio iom post iom moderigas sian naciistan sintenon kaj siajn referencojn al Bandera — pri kiu ne estas interkonsento en Ukrainujo — por adopti pli ĝeneralan diskurson, sufiĉe komuna en la eŭropa ekstremdekstro, fokusita al radikala kaj impeta kritiko de la “sistemo”.

“Judo-moskva mafio”

Tiu ĉi fasad-purigado ne malhelpas s-ron Tiagnibok rememorigi, per siaj impetaj formuloj, la ksenofobian kaj kontraŭjudan uteron, el kiu li devenas. En 2004, li tiel deklaras, ke “judo-moskva mafio” regas Kievon, kio rezultigas lian eksigon el la parlamenta grupo “Nia Ukrainujo”. En 2005, li skribas malferman leteron al la prezidanto, en kiu li petas lin “ĉesigi la krimajn aktivaĵojn de la ukraina judaraĉo”.

Ĉe la parlamentaj elektoj de 2012, Svoboda surprizas ĉar ĝi ricevis preskaŭ 10,5% de la voĉoj kaj sendas tridek sep deputitojn al la Rada (parlamento). Kun pli ol du milionoj da elektintoj, ĝi tiam fariĝas naciskala partio, kun konsiderindaj balotrezultoj eĉ aliloke ol en la okcidentaj regionoj, tradicie pli naciismaj.

La kontraŭsistema diskurso de Svoboda multe kontribuis al ĝia balot-sukceso. Kiel indikas s-ro Ivan Stoiko, deputito, ano de la opozicia partio Batkivĉina (dekstra centro) kaj “komandanto” de la Domo de Ukrainujo, unu el la okupitaj konstruaĵoj de Majdan, “La elektantaro, seniluziigita de la tradicia politika klaso kaj atendanta radikalajn ŝanĝojn, estis logita de la Svoboda-retoriko, de ĝia popolproksimeco kaj de ĝiaj multaj lokaj agadoj”. Siaflanke, s-ro Yuro Yakimenko, vicdirektoro de la pens-fabriko Razumikov-Centro, taksas, ke, el la 10% de voĉoj ricevitaj de Svoboda, “5% estas la malmola nukleo. La aliaj 5% voĉdonis ĉefe por esprimi sian kontraŭstaron al la aliaj politikaj fortoj”.

Svoboda, “verŝajne laŭ konsiloj de la Front National, laŭ Umland, cetere evoluigis ekonomian programon kun socia dimensio. Ĝi planas interalie reŝtatigon de kelkaj entreprenoj, enkondukon de pli ol proporcia impostado de la profitoj, kaj ankaŭ lukton kontraŭ la povo de la oligarkaro super la politika kaj ekonomia sistemo. Ĉi tiuj anoncitaj decidoj, aldone al la promeso de vigla lukto kontraŭ korupto, forte logis iujn kategoriojn de voĉdonantoj, etaj entreprenistoj kaj membroj de la mezaj klasoj, aparte suferantaj pro la krizo kaj pro la nepotismo, kiu ankoraŭ kreskis de la elekto de s-ro Janukoviĉ.

Svoboda ankaŭ rikoltis la fruktojn de sia naciista sinteno, kiu, kvankam mildigita, restas centra en la identeco de la partio. Ĝi tiel sukcesis kapti parton de la elektantaro, kiu antaŭe voĉdonis por s-ro Viktor Juŝĉenko, prezidanto de 2005 ĝis 2010. “La Juŝĉenko-periodo estis la plej fekunda koncerne la naskiĝon de naciismo”, observas Sophie Lambroschini, franca esploristino instalita en Kievo. “Tiu periodo liberigis la parolon en la publika kaj politika areo. Sed estas nun Svoboda, kiu ricevas la profiton, ĉar la naciista voĉdonantaro estis forte elrevigita de Juŝĉenko.”

Emmanuel DREYFUS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Partioj stimulitaj de la bankroto de la tradiciaj partioj

Mutaciaj ekstrem-dekstroj en Eŭropo

De trideko da jaroj, ĉie en Eŭropo la ekstrem-dekstroj kvante progresas. Kvankam kelkaj partioj enmetas en siajn deklarojn novnaziajn referencojn, la plej multaj serĉas respektindecon kaj invadas la socialan terenon. Sin prezentanta kiel la lasta rimedo kaj kiel remparo kontraŭ supozata islamigo de la socio, tiuj partioj instigas al reorganizo de la maldekstroj.

Se oni konsideras, ke la emerĝo de la ekstrem-dekstraj popolismoj okazis komence de la 1980-aj jaroj, pli ol tridek jaroj pasis sen aperigi pli klare difinon samtempe precizan kaj operacian de tiu politika kategorio. Necesas do provi pli bone kompreni kio estas en tiu kategorio, kiun oni komune nomas “ekstrem-dekstro” aŭ “popolismo”*.

*  Vd Serge Halimi, “Le popolisme, voilà l’ennemi!”, kaj Alexandre Dorna, “Faut-il avoir peur du popolisme?”, Le Monde diplomatique, respektive aprilo 1996 kaj novembro 2003.

En Eŭropo, de 1945, la termino “ekstremdekstro” estas uzata por tre malsamaj fenomenoj: ksenofobaj kaj “kontraŭ-sistema” popolismo, naci-popolismaj partioj, kelkfoje religiaj fundamentismoj. La konsisto de la koncepto estas kontestinda, ĉar, el vidpunkto pli aktivula ol objektiva, la movadoj kun tia etikedo estas interpretataj kiel daŭrigado, kelkfoje adaptita al la necesoj de la epoko, de la ideologioj naci-socialisma, faŝista, kaj aŭtoritateme naciisma laŭ siaj diversaj historiaj formoj. Kio ne spegulas la realon.

Jes ja, la germana novnaziismo — kaj iugrade la naci-demokrata partio de Germanujo (NPD) — same kiel la itala novfaŝismo (reduktita je CasaPound, Fiamma Tricolore kaj Forza Nuova , tio estas sume 0,53% de la voĉoj) estas la ideologia daŭrigo de siaj modeloj, same kiel la malfruaj avataroj de la movadoj de la 1930-aj jaroj en Centra kaj Orienta Eŭropo: Ligo de la Polaj Familioj, Slovaka Nacia Partio, Partio de Granda Rumanujo. Dume, sur la balota kampo, nur la mortinta Itala Socia Movado (ISM), kies historio interrompiĝas en 1996, kun la konservativa turniĝo impulsita de sia ĉefo Gianfranco Fini, sukcesis eligi tiun politikan familion el marĝeneco en Okcidenta Eŭropo*; kaj en Oriento, ĝi ĉesis kreski. Eĉ se la sukcesoj de Ora tagiĝo en Grekujo kaj de Jobbik en Hungarujo* pruvas, ke ĝi ne estas definitive morta, en 2014 ĝi estas tre malplimulta.

*  Lia partio Estonto kaj Libereco por Italujo ricevis 0,47% de la voĉoj ĉe la baloto de februaro 2013.
*  Vd. G. M.Tamas, “Hungario, la laboratorio de nova dekstrularo”, Le Monde diplomatique, februaro 2012.
Akceptado de la parlamenta demokratio

Ĉar nia epoko ne multe ŝatas la grandajn ideologiojn laŭdantajn la alvenon de nova homo kaj nova mondo, la valoroj de tiu tradicia ekstremdekstro montriĝas neadaptitaj. La kulto de ĉefo kaj de ununura partio ne konvenas al la atendoj de nehomogenaj kaj individuismaj socioj, en kiuj publika opinio formiĝas tra la televid-debatoj kaj uzado de la sociaj retoj. Tamen, la ideologia heredaĵo de tiu tradicia ekstremdekstro restas fundamenta. Estas unue etnisma kompreno de la popolo kaj de la nacia identeco, el kio devenas la duobla malŝatego de la ekstera malamiko — eksterlanda individuo aŭ ŝtato - kaj de la interna malamiko — la etnaj aŭ religiaj malplimultoj kaj la tuto de la politikaj kontraŭuloj. Estas ankaŭ modelo de organikisma socio, ofte korporaciisma, fondita sur ekonomia kaj politika kontraŭ-liberalismo, neante la superecon de la individuaj liberecoj kaj la ekziston de la sociaj antagonismoj, escepte de tiu oponanta la “popolon” kaj la“elitojn”.

En la jaroj 1980-1990, aperis la balota sukceso de alia familio, kiun la amasinformiloj kaj multaj komentistoj daŭre nomis “ekstremdekstro”, kvankam iuj el ili jam sentis, ke la komparo kun la faŝismoj de la 1930-aj jaroj ne plu kongruis, ke ĝi malhelpis la maldekstron ellabori efikan respondon al siaj kontraŭuloj. Kiel nomi la skandinavajn ksenofobajn popolismojn, la Nacian Fronton (FN) en Francujo, la Vlaams Belang en Flandrujo, la Liberalan Partion de Aŭstrujo (FPÖ)? Tiam komenciĝis la granda terminologia disputo, kiu ankoraŭ ne finiĝis. “Nacia popolismo” - uzata de Pierre-André Taguieff*, - “radikalaj dekstroj”, “ekstremdekstroj”: rakonti la semantikan diskuton, kiu dividas la politologojn, necesigus tutan libron. Ni do simple sugestu, ke la menciitaj partioj mutaciis de la ekstrem-dekstro al la kategorio de la radikalaj kaj popolismaj dekstroj.

*  Pierre-André Taguieff, L’Illusion populiste, Berg International, Parizo, 2002.

La diferenco venas de tio, ke, formale kaj plej ofte sincere, tiuj partioj akceptas la parlamentan demokration kaj la aliron al rega pozicio per la nura vojo de baloto. Se ilia institucia projekto restas neklara, ĝi tamen valorigas la rektan demokration, per rimedo de popoliniciata referendumo, malfavore al la reprezenta demokratio. La frapfrazo pri “forbalaado” por forpeli el la regado elitojn, kiujn oni taksas koruptitaj kaj malproksimaj de la popolo, estas komuna al ili ĉiuj. Ĝi celas samtempe la social-demokration, la liberalulojn kaj la konservativan dekstron.

La popolo estas por ili transhistoria ento, enhavanta la mortintojn, la vivantojn kaj la estontajn generaciojn, ligitajn per kultura kapitalo nevaria kaj homogena. Tio induktas la distingon inter la “originaj” nacianoj kaj la enmigrintoj, aparte la ekstereŭropaj, kies loĝ-rajton kaj ekonomi-sociajn rajtojn oni devus limigi. Dum la tradicia ekstremdekstro restas kaj kontraŭjuda kaj rasisma, la radikalaj dekstroj havas novan privilegian figuron de la malamiko, samtempe interna kaj ekstera: islamo, al kiu ili asocias ĉiujn individuojn venintajn de kulture islamaj landoj.

La radikalaj dekstroj defendas la merkatan ekonomion, ĉar tiu ĉi ebligas al individuo disvolvi sian entreprenemon, sed la kapitalismo, kiun ili deziras, estas ekskluzive nacia, kaj ili rifuzas la tutmondiĝon. Ili do estas finfine naci-liberalaj partioj, kiuj akceptas intervenon de la ŝtato ne nur en la “reĝaj” kampoj, sed ankaŭ por protekti la marĝenigitojn kaj ekskluditojn de la mondigita kaj financecigita ekonomio, kiel atestas la diskurso de s-ino Marine Le Pen, prezidantino de la FN*.

*  Vd. Eric Dupin, “Acrobaties doctrinales au Front national”, Le Monde diplomatique, aprilo 2012.

Laŭ kio la radikalaj dekstroj finfine distingiĝas de la ekstremdekstroj? Ĉefe laŭ ilia malpli alta grado de antagonismo kun demokratio. La politikologo Uwe Backes* montras, ke la jura normo valida en Germanujo konsideras legitima kaj laŭleĝa radikalan kritikon de la ekzistanta socia kaj ekonomia ordo, dum ĝi difinas kiel danĝeron por la ŝtato la ekstremismon, kiu estas bloka rifuzo de la valoroj entenataj en la fundamenta leĝo. Surbaze de tiu klasifiko, ŝajnas kongrue nomi “ekstremaj dekstroj” la movadojn, kiuj tute rifuzas la parlamentan demokration kaj la ideologion de la hom-rajtoj, kaj “radikalaj dekstroj” tiujn, kiuj akceptas ilin.

*  Uwe Backes, Political Extremes: A Conceptual History From Antiquity to the Present, Routledge, Abingdon (Britujo), 2010.
Eksplica aŭ latenta etnismo

Tiuj du politikaj familioj okupas malsaman lokon en la politika sistemo. La ekstremdekstro ne nur troviĝas en la situacio de tio, kion la itala esploristo Piero Ignazi nomas la “ekskludito”*, sed ĝi ankaŭ gloras sin pro tiu pozicio kaj eltiras el ĝi avantaĝon. La radikalaj dekstroj, siaflanke, konsentas partopreni en la regado, ĉu kiel partnero de koalicio — la Norda Ligo en Italujo, la Unio Demokratia de la Centro (UDC) en Svislando, la Partio de la Progreso en Norvegujo, ĉu kiel aldona parlamenta apogo al registaro en kiu ili ne rekte partoprenas: Partio por la libereco (PVV) de s-ro Geert Wilders en Nederlando, la Partio de la popolo en Danlando. Ĉu ilia pluvivo estas certigita? Tiaj partioj vivas sur fadeno, inter marĝeneco, kiu, se ĝi daŭras, kondukas al balota glass ceiling(vitroplafono) kaj normaligo, kiu, se tro evidenta, povas konduki al kadukiĝo.

*  Piero Ignazi, Il Polo escluso. Profilo storico del Movimento Sociale Italiano, Il Mulino, Bolonjo, 1989.

La greka ekzemplo estas modela kazo. Ekzistante dum preskaŭ trideko da jaroj kiel grupeteto, la novnazia movado Ora Tagiĝo rikoltas preskaŭ 7% de la voĉoj okaze de la du parlamentaj balotoj de 2012*. Ĉu oni deduktu, ke ĝia esotero-nazia rasismo subite konvinkis kvarcent dudek ses mil voĉdonantojn? Tute ne. Tiuj ĉi unue preferis la tradician ekstremdekstron, reprezentitan de la ortodoksa popola Alarmo (LAOS), kiu eniris la Parlamenton en 2007. Sed inter la du parlamentaj balotoj de 2012 okazis ŝlosila evento: la partopreno de la LAOS en la registaro de nacia unio gvidata de s-ro Lucas Papadémos, kies projekto estis aprobigi de la parlamento novan financan “sav-planon”, konsentitan de la “triopo”*, je kosto de drastaj ŝpardecidoj. Fariĝinte radikala dekstro*, la LAOS perdis sian logecon profite al Ora Tagiĝo, kiu rifuzis ĉiujn koncedojn. Inverse, en plejparto de la eŭropaj landoj, la radikalaj dekstroj ĉu tute anstataŭis siajn ekstremistajn konkurantojn (Svedujo, Norvegujo, Svislando kaj Nederlando), ĉu sukcesis, kiel la “Veraj Finnoj”, emerĝi en landoj kie tiuj estis malsukcesintaj.

*  Ĉar neniu plimulto aperis por formi novan registaron post la parlamentaj elektoj de majo 2012, nova baloto estis organizita unu monaton poste.
*  Internacia Mon-Fonduso, Eŭropa Centra Banko kaj Eŭropa Komisiono.
*  S-ro Georgios Karatzaferis, kiu ĝin direktas, apartenis antaŭe al la Nova Demokratio de la ĉefministro Antonis Samaras.

Lasta kazo, kiu fariĝas nun ofta: tiu, kie la radikala dekstro suferas pro balota konkurenco de “suverenistaj” partioj. La volo eliri el la Eŭropa Unio konsistigas la kernon de la programo de tiuj partioj, sed ili ekspluatas ankaŭ la temojn de identeco, enmigrado kaj de la kultura kadukeco, sen tamen esti stampitaj per ekstremista origino, kaj sen la rasismo. Ni menciu la Alternativon por Germanujo, la Partion por sendependo en Britujo (UKIP), la Team Stronach en Aŭstrujo kaj Debout la République, de s-ro Nicolas Dupont-Aignan, en Francujo.

Estas tre bedaŭrinde ke la termino “popolismo” estas tre ofte uzata kiel ajn, aparte por miskreditigi ĉiun kritikon de la liberala ideologia interkonsento, ĉiun reekzamenon de la dupolusiĝo de la politika debato en Eŭropo inter konservativ-liberaluloj kaj social-demokratoj, ĉiun balotan esprimiĝon de la popola sento de malfido al la misfunkciadoj de la reprezenta demokratio. La universitatano Paul Taggart, ekzemple, malgraŭ la kvalitoj kaj la relativa precizeco de sia difino de la dekstraj popolismoj, ne povas malhelpi sin trovi simetrion inter ĉi-lastaj kaj la kontraŭ-kapitalisma maldekstro. Li tiel forigas la fundamentan diferencon, la eksplican aŭ latentan etnismon de la ekstremaj kaj radikalaj dekstroj.*. Li, kiel multaj aliaj, ne difinas la popolismon de la radikala dekstro per ties ideologia singulareco, sed per ĝia pozicio de malkonsento sine de politika sistemo, kie estas legitima nur la elekto de liberalaj aŭ centro-maldekstraj partioj.

*  Paul Taggart, The New Populism and the New Politics: New Protest Parties in Sweden in a Comparative Perspective, Palgrave Macmillan, Londono, 1996.

Same, la tezo defendita de Giovanni Sartori, laŭ kiu la politika ludo ordiĝas ĉirkaŭ la distingo inter la partioj de interkonsento kaj partioj protestaj, la unuaj estante tiuj, kiuj kapablas funkciigi la regadon, kaj kiuj estas akcepteblaj kiel koalicio-partneroj, metas la problemon de alelektado, de fermita sistemo. Se la fonto de ĉiu legitimeco estas la popolo, kaj ke grava parto de ĝi (inter 15 kaj 25% en multaj landoj) voĉdonas por popolisma kaj kontraŭsistema radikala dekstro, je la nomo de kiu principo oni protektu ĝin kontraŭ ĝi mem, per plutenado de tiuj partioj for de la regado — sen cetere sukcesi redukti ilian influon en la longdaŭro?

Tiu ĉi punkto de politika filozofio estas despli grava, ke ĝi koncernas ankaŭ la sintenon de la opinifarantoj koncerne la alternativajn kaj radikalajn maldekstrojn, mallegitimitaj ĉar ili volas transformi - kaj ne aranĝi — la socion. Tial ili ofte, laŭ la malnova kaj falsa ideo ke “la ekstremoj kuniĝas”, estas konsiderataj kiel la inversita kopio de la dekstraj radikalecoj. La politologo Meindert Fennema tiel konstruas vastan kategorion de la “protestaj partioj”, difinitaj kiel oponantaj al la tuta politika sistemo, mallaŭdante ĝin pro ĉiuj malbonaĵoj de la socio kaj proponante, laŭ li, neniun “precizan respondon” al la koncernaj problemoj. Sed kio estas “preciza respondo” al la problemoj, kiujn la social-demokratio kaj la liberal-konservativa dekstro ne sukcesis solvi?

Cetere, ĉu la problemo de Eŭropo estas la progreso de la ekstremaj kaj radikalaj dekstroj, aŭ la ŝanĝo de ideologia paradigmo de la dekstroj? Unu el la ĉefaj fenomenoj de la 2010-aj jaroj, estas, ke la klasika dekstro malpli kaj malpli hezitas akcepti kiel registar-partnerojn radikalajn partiojn, kiaj la Ligo de la Nordo en Italujo, la UDC en Svislando, la FPÖ en Aŭstrujo, la Ligo de la polaj familioj, la Partio de Granda Rumanujo, la slovaka nacia Partio kaj nun la norvega Partio de la Progreso.

Ne temas nur pri balota taktiko kaj aritmetiko. La kreskanta poreco inter la voĉdonantaroj de la FN kaj de la Union pour un Mouvement Populaire (UMP) en Francujo montras tion, tiomgrade, ke la modelo de la tri dekstroj — kontraŭrevolucia, liberala kaj referenduma (kun ĝia mito de la providenca homo) — ellaborita de René Rémond, eĉ se oni aldonos kvaran, kiu estas la Nacia Fronto*, ne plu povas aplikiĝi al la franca realeco.

*  René Rémond, La Droite en France de 1815 à nos jours. Continuité et diversité d’une tradition politique, Aubier, Parizo, 1954. Aldono reprenita de la aŭtoro en Les Droites aujourd’hui, Louis Audibert, Parizo, 2005.

Verŝajne ni iras al konkurenco inter du dekstroj. Unu, nacia-respublika, realigos suverenistan kaj morale konservativan sintezon de la referenduma tradicio kaj de la radikala dekstro de la FN; tio estus la reveno de la “nacia” familio. La alia estos federaciista, poreŭropa, libermerkata kaj liberala sur la socia kampo.

Kun kompreneble lokaj variantoj, la lukto por la povo sine de la granda familio de la dekstroj okazas ĉie en Eŭropo ĉirkaŭ la samaj fendolinioj: naciŝtatoj kontraŭ eŭropa registaro; “unu tero, unu popolo” kontraŭ multkultura socio; “kompleta submetiĝo de la vivo al la logiko de profito”* aŭ supereco de la komunumo. Antaŭ ol pensi la manieron venki la radikalajn dekstrojn en balotoj, la eŭropa maldekstro devos rekoni la mutaciojn de sia malamiko. Ni estas ankoraŭ malproksime de tio.

*  Robert de Herte, Eléments, n-ro 150, Parizo, januaro-marto 2014.

Jean-Yves CAMUS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Serboj, Kroatoj, Bosniakoj, manifestacias kune en Tuzla

Bosnujo finfine unuigita... kontraŭ la privatigoj!

Malriĉeco, senlaboreco, korupto, nepotismo, nekompetento de la politika klaso... Preskaŭ dudek jarojn post la fino de la milito, la deziro solvi la komunajn malfacilaĵojn transpasas la komunumajn diferencojn. Komence de februaro, longan tempon silentigitaj de la “klientarisma” sistemo, la civitanoj de Bosnujo-Hercegovino lasis eksplodi sian koleron. Ili de nun provadas rektan demokration.

“JAM dudek jarojn ni dormas, nun estas tempo vekiĝi!” La formulo, senfine ripetata de la manifestaciantoj, kiuj kuniĝas ĉiutage en ĉiuj urboj de Bosnujo-Hercegovino, bone esprimas la tute novan karakteron de la mobiliziĝo.

La hipotezo de sociala eksplodo delonge ekzistis: senlaboreco oficiale estas pli ol 40% de la aktiva loĝantaro, la privatigoj rezultigis rabadon de la publikaj riĉaĵoj kaj la lando restas dominata de politika elito, nemovebla kaj koruptita. Malgraŭ tio, la movado ŝajne surprizis tiom la gvidantajn klasojn, kiom la okcidentajn diplomatejojn, kiuj plutenas Bosnujo-Hercegovinon en situacio de duon-protektorato depost la pac-interkonsento de Dayton, en 1995.

La 5-an de februaro, sescent senlaboruloj kuniĝis antaŭ la sidejo de la kantona administracio en Tuzla. Al ili aliĝis la salajruloj de entreprenoj privatigitaj dum la lasta jardeko kaj bankrotintaj poste, kaj ankaŭ simplaj civitanoj, inter kiuj multaj junuloj. Du postuloj tuj elstariĝis: la kompleta revizio de la fraŭdaj privatigoj kaj la demisio de la politikuloj, kiuj respondecas pri tiu situacio.

Tuzla, balota bastiono de la social-demokrata partio (SDP), estis antaŭe granda industria centro. Tiu ĉi urbo kun cent kvindek mil loĝantoj sukcesis konservi “jugoslavan” kulturon de kunloĝado inter la diversaj komunumoj, eĉ dum la milito. Tamen, la publikaj entreprenoj, kiuj laborigis la plimulton de la loĝantoj, estis forvenditaj sub kontrolo de la kantona agentejo por privatigoj. Ĉi lastajn monatojn, la novaj posedantoj de Dita, Polihem, Guming, Konjuh kaj Aida vendis siajn aktivojn, ĉesis pagi siajn salajrulojn kaj petis pri bankroto, forlasante milojn da senhelpaj homoj sen iu ajn rajto.

Silento en la oficialaj amaskomunikiloj

EN Zenica, Mostar, Sarajevo, Prijedor aŭ Bijeljina, sed ankaŭ en etaj urboj kiel Gornji Vakuf-Uskoplje aŭ Srebrenica, la movado etendiĝis. La 7-an de februaro, la konstruaĵoj de la kantonaj administracioj en Tuzla kaj en Zenica ekbruliĝis, same kiel ankaŭ la ŝtata prezidejo en Sarajevo. En Tuzla, kiu restis la epicentro de la kontestado, la kantonaj aŭtoritatuloj demisiis jam la 7-an de februaro. De post tiam, la urbo eksperimentas formon de rekta demokratio, kun plena asembleo de la civitanoj, malferma al ĉiuj, kiu kunvenas ĉiuvespere. Agnoskita kiel legitima interparolanto fare de la regantoj, tiu plena asembleo diskutas pri la reviziado de la privatigoj kaj pri la starigo de provizora registaro. Aliaj estas formiĝantaj en Zenica — kie la kantonaj gvidantoj ankaŭ demisiis — kaj en Sarajevo.

La SDP kaj la bosnaj naciistoj de la partio de demokratia agado (SDA) provas eviti la problemon proponante antaŭtempajn elektojn, sed, paradokse, tiaj elektoj povus nur konfirmi la nunajn elitojn. Bosnujo-Hercegovino ja posedas, de la fino de la milito, instituciojn inter la plej kompleksajn en la mondo. La lando, teorie unuigita, estas dividita en du entoj, la Federacio Bosnujo-Hercegovino (kroato-bosna) kaj la serba Respubliko de Bosnujo. La Federacio mem estas dividita en dek kantonoj, kies kompetentoj (koncerne edukadon, ekonomion, sanon, sed ankaŭ policon aŭ justicon) estas pli gravaj ol tiuj de la centra ŝtato. Finfine, tiu malprobabla institucia komponaĵo blokas ĉiun decidon, malhelpas ĉiun ŝanĝon kaj garantias la profitojn de politika klaso tiom multnombra kiom senrespondeca.

S-ro Milorad Dodik, prezidanto de la serba Respubliko, provis prezenti la movadon kiel “minacon” por la serba ento. La oficialaj amaskomunikiloj kvalifikas la protestantojn “perfiduloj” aŭ ne mencias la nunajn mobiliziĝojn, apenaŭ elvokatajn de la serba publika televido de Bosnujo, la RTRS. Tamen manifestacioj okazis en pluraj urboj de la ento, kaj eĉ la potencaj asocioj de ekssoldatoj mallaŭdas “la krimecon, korupton kaj nepotismon”, petante s-ron Dodik demisii.

Mortu naciismo

LA POSTULO forigi la kantonojn de la Federacio povas maltrankviligi la kroatajn naciistajn gvidantojn, kiuj defendas siajn feŭdojn. Sed en Mostar, la granda urbo de Hercegovino, daŭre dividita en kroataj kaj bosnaj kvartaloj, la civitanoj kune alvenis en la stratojn, la unuan fojon de la fino de la milito. Laŭ la esploristo Vedran Dzihic, “La rakontoj pri etna malamo partoprenas en la mitologio de la ‘Dayton-Bosnujo’, mitologio flegita de la amasinformiloj proksimaj de la reĝimo, kiuj havas intereson en la antaŭstato.” Eĉ nova frapfrazo aperis sur la muroj de la lando: “Mortu naciismo!”.

Siaflanke, la okcidentaj diplomatejoj restas mirinde silentaj. Jes ja , pere de sia alta reprezentanto en Bosnujo-Hercegovino, s-ro Valentin Inzko, la Eŭropa Unio havas rolon de garantiulo de la Dayton-interkonsentoj, ĝuste kontestataj de la manifestaciantoj. S-ro Inzko taksis, ke Bosnŭjo-Hercegovino travivas “la plej malbonan situacion depost la fino de la milito”, elvokante eĉ la plifortigon de la armea misio Eufor. Responde al tio, la manifestaciantoj postulas lian demision, dum maldekstraj personecoj el tuta Balkanujo kaj el Eŭropo lanĉis alvokon invitantan la “internacian komunumon”“rompi siajn ligojn kun la naciistaj politikaj elitoj de Bosnujo-Hercegovino.”*

*  “An open letter to the International Community in Bosnia and Herzegovina”, Criticatac, 14-a de februaro 2014, www.criticatac.ro.

La ribelon de Bosnujo oni atente sekvas en la najbaraj landoj, kie solidarecaj manifestacioj okazis, interalie en Serbujo, Kroatujo kaj Montenegro. Ĉie, la ekonomia transiro kaj ties serio de privatigoj produktis la samajn rezultojn kiel en Bosnujo-Hercegovino, sed ĉi tiu estas la unua, kiu travivas ribelon eksplice sociala kaj kontraŭ-naciisma de post la eksplodo de eksa Jugoslavujo. La “printempo de Balkanujo” eble ankoraŭ ne komenciĝis, sed ĝiaj antaŭanoncaj signoj aperis ekde la komenco de februaro (2014).

Jean-Arnault DÉRENS


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Transatlantika kaptilo

NI POVAS VETI, ke ĉe la venontaj eŭropaj elektoj oni multe malpli parolos pri ĝi ol pri la nombro da elpelitaj neoficialaj enmigrintoj aŭ pri la tiel nomata “teorio de la sekso” en la lernejo. Pri kio temas? Pri la Transatlantika Partnereco (TAP), kiu koncernos okcent milionojn da loĝantoj kun alta aĉetpovo kaj preskaŭ la duonon de la monda riĉaĵo.* La Eŭropa Komisiono intertraktas pri tiu liberkomerca traktato kun Vaŝingtono nome de la dudek ok regnoj de la Eŭropa Unio; la Eŭropa Parlamento, elektota venontan majon, devos ratifi ĝin. Nenio estas ankoraŭ findecidita, sed la 11-an de februaro ĉi-jara, dum sia ŝtatvizito en Vaŝingtono, la franca prezidanto François Hollande proponis rapidi: “Ni povas ĉion gajni, se ni iras rapide. Alie, ni bone scias ke okazos akumuliĝo de timoj, de minacoj, de nervoziĝoj.”

*  Vd Lori Wallach, “La transatlantika traktato, ciklono kiu minacas la eŭropanojn”, Le Monde diplomatique en Esperanto, novembro 2013.

Ĉu “ĉion gajni, se ni iras rapide”? En tiu ĉi afero, male, gravas ke oni haltigu la liberaligajn maŝinojn kaj la industriajn premgrupojn (usonajn, sed ankaŭ eŭropajn) kiuj inspiras ilin. Des pli ĉar la teksto de la mandato por intertrakti, donita al la komisaroj de Bruselo, estis kaŝita al la eŭropaj parlamentanoj, dum la komerca strategio de la Unio (se entute ekzistas ia krom la deklamadoj de la liberkomerca breviero) jam estis neniel sekreta por la grandaj usonaj oreloj de la National Security Agency (NSA)* ... Tia kaŝemo, eĉ nur relativa, anoncas tre malofte agrablajn surprizojn. Fakte, la salto antaŭen de la liberkomerco kaj de la “atlantikismo” povas devigi la eŭropanojn importi viandon kun hormonoj, genetike modifitan maizon, kokidaĵojn lavitajn per kloro. Kaj malpermesi al la usonanoj favori siajn lokajn produktojn (“Buy American Act”) kiam ili uzas publikajn elspezojn por batali kontraŭ la senlaboreco.

*  Patrick Le Hyaric, eŭropa deputito de la grupo Eŭropa Unueca Maldekstro (EUM), publikigis la integran tekston de tiu intertrakt-mandato en sia libro Drakulo kontraŭ la popolojOriginale: Dracula contre les peuples, Editions de L’Humanité, Saint-Denis, 2013.

Tamen, la preteksto de la interkonsento estas la dungo. Sed, kuraĝigite de la “studaĵoj” ofte financataj de la premgrupoj, la adeptoj de la TAP estas pli parolemaj pri la laborpostenoj kreitaj pro la eksportoj ol pri tiuj kiuj perdiĝos pro la importoj. La ekonomikisto Jean-Luc Gréau tamen memorigas, ke dum dudek kvin jaroj ĉiu nova venko de la liberalismo ‒ unueca merkato, unueca mono, transatlantika merkato ‒ estis defendata kun la preteksto ke ĝi ĉesigos la senlaborecon. Ekzemple, raportaĵo de 1988, “Defio 1992”, anoncis ke “ni devis gajni kvin aŭ ses milionojn da dungoj pro la unueca merkato. Tamen, en la momento kiam tiu estis instalita, Eŭropo, viktimo de la recesio, perdis inter tri kaj kvar milionojn da ili”* ...

*  Jean-Luc Gréau, “Le projet de marché transatlantique”, Fondation Res Publica, n-ro76, Parizo, septembro 2013.

En la jaro 1998, multflanka interkonsento pri investo (MII [AMI en la franca]), jam konceptita de kaj por la multnaciaj konzernoj, estis dispecigita de la popolaj mobiliziĝoj.* La TAP, kiu enhavas kelkajn el ĝiaj plej malutilaj ideoj, devas sperti la saman sorton.

*  Vd Christian de Brie, “Comment l’AMI fut mis en pièces”, Le Monde diplomatique, decembro 1998.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“La lernejo antaŭ la moskeo”

La Gülen-movado: turka enigmo

Suspektata en diversaj korupto-aferoj, la turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan ankoraŭ pligravigis sian malpopularecon per leĝo por kontroli la Interreton, konsiderata kontraŭ la liberecoj. Li des pli troviĝas en malforta pozicio, ke li definitive perdis gravan aliancanon: s-ro Fethullah Gülen, fondinto de movado inspirita el sufiismo, kies influzono preterpasas la limojn de la lando.

TIES membroj nomas ĝin Hizmet (la Servo); la turkaj amasinformiloj, Cemaat (“la Komunumo”). Vasta kaj potenca socia grupo religie bazita, la movado Gülen estis fondita en la 1970-aj jaroj de s-ro Fethullah Gülen, grava mistika pensulo de la sufiisma tradicio*, vivanta en Usono, kie li estas konata kaj aprezata. En 2008, li estis inter la “intelektuloj la plej influaj en la mondo” laŭ la usona revuo Foreign Policy.

*  Helen Rose Ebaugh, The Gülen Movement: A Sociological Analysis of a Civic Movement Rooted in Moderate Islam, Springer, Dordrecht, 2010.

En Turkujo, la publika opinio estas dividata pri la esenco kaj la celoj de la movado. Ties subtenantoj gloras ĝin tiom, kiom ĝiaj kontraŭuloj ĝin prezentas kiel danĝeron. Ĝi ja restas tre diskreta pri sia funkciado, kio povas esti rezulto de elektita strategio, sed klariĝas ankaŭ per aliaj faktoroj. Ekde sia kreado, la movado estis subpremita de la kemala ŝtato, aparte de la armeo, kaj s-ro Gülen estis devigita instaliĝi en Usono en 1999 por eviti malliberejon. Aliflanke, la movado konsistas el aro de malcentrigitaj kaj transnaciaj retoj, sen hierarkia strukturo. Ja la penso de s-ro Gülen, esprimita en siaj libroj kaj maloftaj publikaj deklaroj aŭ intervjuoj, ligas kaj inspiras ĝiajn membrojn. Oni ofte komparis la gulenistojn al la jezuitoj, kun kiuj ili havas tre bonajn rilatojn, sed ankaŭ al la protestantaj misiistoj, al la Opus Dei, kaj eĉ al la framasonoj.

Ĉu ili estas nur agantoj de la socio? Ĉu la Gülen-movado apartenas al la “civila religio” (angle: civil religion), koncepto uzata de la usona sociologio por nomi religie bazitajn movadojn, sin okupantajn pri sekularaj aktivaĵoj en la socio*? Aŭ ĉu ĝi ankaŭ havas kaŝitan celon? Kvankam ĝi ne havas rekte politikajn aktivaĵojn, pro ĝia potenco kaj ĝiaj financaj rimedoj, ĝi havas realan influpovon, esence por defendi siajn interesojn.

*  Robert N. Bellah, “La religion civile aux Etats-Unis”, Le Débat, n-ro 30, Parizo, 1984.
Pli individuisma socio

LA ĈEFMINISTRO Recep Tayyip Erdogan, kies aliancano estis s-ro Gülen inter 2002 kaj 2011, uzis sen rezervo tiun influon: li uzis gulenistajn juĝistojn kaj policistojn por ĉesigi la militistan kuratorecon al la politika vivo — antaŭ ol akuzi la movadon, kiam la krizo eksplodis, fine de decembro 2013, pri enŝteliĝo en la juĝistaro kaj polico. Fronte al tiuj atakoj, iuj gulenistaj retoj ĵetis sin en la batalon, kun la risko endanĝerigi la spiritecan bildon de ilia ĉefo. Tiuj du epizodoj ja montras la povon de la organizaĵo. Efike kontribuinte forigi el la scenejo sian historian kontraŭulon, la armeon, ĝi forte malstabiligis la potenculon de la lando, s-ron Erdogan: estas juĝistoj proksimaj de la organizo, kiuj ekigis la juran persekutadon pri la koruptaj aferoj ĉe la pinto de la registaro.

Sed la movado ankaŭ intervenis en la debato pri demokratio en Turkujo, kaj aparte pri la nova Konstitucio. Male al s-ro Erdogan, kiu volas trudi reĝimon kun forta prezidanto, esperante esti elektata al tiu posteno en julio 2014, s-ro Gülen defendas la nunan parlamentan reĝimon, sed rekomendas pli striktan disigon de la povoj.

Laŭ lastatempaj taksoj, la movado, kiu prioritate subtenas edukadon - “la lernejo antaŭ la moskeo”, ŝatas ripeti s-ro Gülen-, disponas pri du mil edukejoj, ĉefe altnivelaj liceoj, en cent kvardek landoj. Ĝi organizas platformojn, kiel la “Pariza platformo”, kiu proponas renkontiĝojn kaj debatojn dediĉitajn al interreligia kaj interkultura dialogo, aŭ al sociaj demandoj (dungeco, diskriminacioj, malriĉeco), kaj disvolvas karitatajn aktivaĵojn. Ĝiajn havaĵojn oni taksas je 50 miliardoj da dolaroj. Granda parto de ĝiaj fondusoj venas de la “nova islama burĝaro”*, tiuj konservativaj kaj piaj entreprenistoj el Anatolio*. Fortiĝinte depost la 1980-aj jaroj, ili aprezas la modernecon de la ideoj de s-ro Gülen, kiu proponas aliancigi la islaman etikon kaj la merkat-ekonomion por islamo malfermita al la nuntempo kaj al la mondo*. Lia doktrino celas akordigi striktan praktikon de la religio kun sekularigita socia agado*, rifuzante ilian kunfandon, male al la politika islamismo.

*  “Les calvinistes islamiques: changement et conservatisme en Anatolie centrale”, European Stability Initiative, Berlino-Istanbulo, 2005.
*  Vd. Wendy Kristianasen, “Activisme patronal”, Le Monde diplomatique, majo 2011.
*  Dilek Yankaya, La Nouvelle Bourgeoisie islamique: le modèle turc, Presses universitaires de France (PUF), Parizo, 2013.
*  Louis-Marie Bureau, La Pensée de Fethullah Gülen. Aux sources de l’“islamisme modéré”, L’Harmattan, Parizo, 2012.

Ĉu sine de la turka socio, en Afriko, ĉu en Proksim-Oriento, en Centra Azio, aŭ ankoraŭ en Balkanujo, grandega estas la influo de tiu penso inter la islamaj loĝantaroj, kiuj deziras islamon pacigitan kun moderneco. Ĝi disvastiĝas tra la amasinformiloj de la movado: Zaman (“La Tempo”), unua turka ĵurnalo (unu miliono da ekzempleroj) havanta eldonojn en la angla (Today’s Zaman) kaj en la franca (Zaman France, sur la Interreto), sed ankaŭ paĝarojn en multaj lingvoj kaj televid-ĉenojn, kiel Samanyolu (La Lakta Vojo). La transnaciaj gulenistaj retoj cetere estas atuto por la turkaj diplomatio kaj eksportado.

Konforme al sia penso, kiu ekskluzivas miksadon de religio kaj politiko, s-ro Gülen neniam ŝanĝiĝis en sia defendo de demokratio, nek en sia firma opono al la turka politika islamismo kaj al ĝia ideologio de la “nacia vizio” (milli görüs): sintezo de ritisma islamo, proksima de la turka ŝtato kaj naciismo, kies fondinto estis Necmettin Erbakan, ĉefministro en 1996-1997 . la gulena penso ne estas tamen sen ia “turkismo”, verŝajne ligita al la fakto, ke ĝia mesaĝo estas enkadrigita en la turka sufiismo. Tial, kvankam ĝi asertas sin favora al paco, la movado montriĝis hezitema kiam s-ro Erdogan anoncis la komencitajn intertraktadojn kun la historia ĉefo de la Kurdoj en Turkujo, s-ro Abdullalh Öcalan*.

*  Vd. Vicken Cheterian, “Chance historique pour les Kurdes”, Le Monde diplomatique, majo 2013.

Inter 2002 kaj 2011, s-ro Gülen subtenis la registaron de la Partio de justeco kaj disvolviĝo (AKP) ĉar ĝiaj gvidantoj, kvankam devenantaj de la politika islamismo, prezentiĝis kiel “demokratoj-konservativuloj”: difino konforma al ties vizio. Krome, la AKP-statutoj enhavas neniun referencon al islamo. La kunlaborado inter tiuj du potencaj agantoj , unu politika, la alia socia, ludis gravan rolon en la transformiĝo de la lando kaj en ĝia ekonomia kaj diplomatia plifortiĝo. Kune, ili sukcesis forigi la armeon. Sed, ekde 2010, s-ro Gülen komencis publike kritiki la elektojn de s-ro Erdogan, same interne kiel eksterlande — li interalie kontestis lian pli kaj pli akran diskurson kontraŭ Israelo. Li ankoraŭ pli distanciĝis post la aŭtoritatema kaj islamiga turniĝo de la ĉefministro, en 2011. La rilatoj tiel streĉiĝis ĝis la rompo, fine de 2013.

Ĉu religia movado povas esti aganto de moderneco? Por turkoj, kiuj havas pri ĝi respublikan kaj laikan komprenon, laŭ la franca maniero, tiu hipotezo povis ŝajni absurda. Kaj tamen, estas ja kio okazas, ĉar la turka socio profunde transformiĝis. La mezaj klasoj fariĝis la plimulto kaj, precipe, Anatolio, kvankam restante konservativa, komencis mutacion. La socio fariĝas pli individuisma — inkluzive en sia rilato al islamo — kaj sekulariĝas, tion montris la “turka majo 68”, kiel oni nomis la manifestaciojn de majo-junio 2013 en Istanbulo kaj aliaj grandaj urboj. La aŭtoritatema kemalista moderneco malsukcesis integri la anatoliajn loĝantarojn, konservativajn kaj piajn; ĉi-foje okazas emerĝo de “desuba” moderneco, kiu inkluzivas longtempe malestimatajn tavolojn de la socio.

Humanista spiriteco

KOMENCITAJ en la 1980-aj jaroj sub la gvidado de Turgut Özal, la plej grava ŝtatestro depost Mustapha Kemal Atatürk, la fondinto de la Respubliko, la ekonomiaj kaj sociaj reformoj vigligis la tutan landon. Nun, tamen, la konservativeco kaj la rilato al islamo de la mezaj klasoj kaj de la anatoliaj entreprenistoj modifiĝas sub efiko de la instrumenta racieco de la kapitalismo. Oni rajtas pensi, ke la efiko de tiu ekonomia kaj socia racieco iom post iom retropuŝos la individuan kaj kolektivan konservativecon. Kaj la Gülen-movado estas kunaganto de tiuj transformiĝoj.

Ĉi tiu modernigo kaj la ŝanĝoj okazintaj en la rilato al islamo povas esti komprenataj ĉe la lumo de la sociologio de la religioj de Max Weber*. Ja, la laboroj de la germana sociologo montris, ke estas la sociaj procezoj, kiuj finfine determinas la direktojn irotajn de la institucioj, religiaj dogmoj kaj simboloj; tion konfirmas la evoluoj de la turka socio.

*  Max Weber, Sociologie des religions, Gallimard, kol. “Tel”, Parizo, 2006.

Sur la spirita kaj intelekta kampoj, s-ro Gülen aperas kiel heredanto de Saïd Nursi (1876-1960), kiu kreis la sufiisman frataron Nurcu. Li interpretis kaj aktualigis la instruon de Nursi pri la graveco de la rilatoj inter islamo kaj moderneco — tio estas racio kaj scienco. Li en ĝi integris la demokratian dimension, kaj ankaŭ pli decidan intervenon en la socio, aparte koncerne edukadon*. En pionira libro*, la sociologo Serif Mardin analizis la profundecon kaj originalecon de la penso de Nursi, kiam tiu mistikulo estis ankoraŭ grandparte nekomprenata kaj konsiderata de la ŝtato kaj de la urbaj elitoj, kiel fanatikulo kaj danĝera reakciulo. Mardin montris, ke lia penso enhavis dimension apartenantan al tio, kion li nomis la “personismo”, instigantan individuismon ĉe la kredantoj. Li substrekis la diferencon inter du komprenoj de islamo: unuflanke, la “popolo de la hadisoj*”, dogmisma kaj leĝisma; aliflanke, la mistikaj sufiistoj, kiel Nursi kaj s-ro Gülen, kiuj privilegias spiritecon kaj enkarnigas la humanistan flankon de la religio.

*  Erkan Toguslu (sub la dir. de), Société civile, démocratie et islam: perspectives du mouvement Gülen, L’Harmattan, Parizo, 2012.
*  Serif Mardin, Religion and Social Change in Modern Turkey: The Case of Bediüzzaman Said Nursi, State University of New York Press, kol. “SUNY Series in Near Eastern Studies”, Albany, 1989.
*  La hadisoj estas la raportitaj vortoj de la profeto Mohamed kaj de liaj proksimaj kunuloj.

Ĉu la Gülen-movado estas danĝero, aŭ atuto, por la turka demokratio kaj socio? Tiom longe, kiom daŭros la aŭtoritato de la penso kaj personeco de s-ro Gülen, ni elektos la duan hipotezon. Sed la malapero de tiu sepdek-jarulo kies sano estas malforta, povus ŝanĝi la situacion. Ene de la socio, nun ne ekzistas maldekstra socia movado sufiĉe forta por kontraŭ-pezi la gulenistojn, nek cetere, maldekstra partio kapabla oponi la hegemonion de la AKP, aŭ la hegemonion, kiun post-Gülena movado povus eventuale trudi sur la politika kampo.

Ali KAZANCIGIL


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Senutilo de la “traktato de respondeco”

La entreprenoj ne kreas la dungon

Ne pasas semajno sen ke la franca socialista registaro afiŝas sian aliĝon al la plej liberalaj ekonomiaj strategioj: “politiko de oferto”, pritranĉado de publikaj elspezoj, publika mallaŭdo de “malŝparo” kaj “misuzo” de la sociala sekureco. Tiom, ke la mastraro hezitas pri la stirenda kurso; kaj ke la dekstrularo konfesas sian embarason antaŭ tiom da plagiatoj ...

ONI DEVAS esti serioze tro uzinta la fermentintajn drinkaĵojn kaj esti viktimo de ilia efiko por vidi, kiel faras preskaŭ unuanime la komentistoj, novliberalan turniĝon en la “traktato de respondeco” de la franca prezidanto François Hollande.* Sen fiksi la normojn de sobreco tro alte, la vero tamen troviĝas pli proksima al iu el la formuloj, per kiuj s-ro Jean-Pierre Raffarin ĉarmis nin en sia epoko:* la vojo estas rekta kaj la deklivo forta ‒ sed tre malsuprenira (kaj la bremsoj jam ne funkcias).

*  Proponita en januaro 2014 de s-ro Hollande, la “traktato de respondeco” donas al la entreprenoj malaltigon de socialaj kontribuaĵoj de 30 miliardoj da eŭroj ... kun la espero, ke ili, kompense, kreu dungojn.
*  Kiam li estis ĉefministro de la prezidanto Jacques Chirac, inter 2002 kaj 2005.

En la realo, la rektlinia turniĝo nur profundigas la logikon de la kvinjara mandato tia, kia ĝi estis decidita ekde ĝia komenco.

Kompatinda logiko, kiu ŝvitas la strategiojn de la malespero kaj de la rezigno. Ĉar la longaj tendencoj de ideologia perfido miksiĝas ĉi tie kun la erarvagantaj kalkuloj de la paniko kiam, post forlasi ĉian ideon reorienti la katastrofajn eŭropajn politikojn, kaj sekve sen ajna ebleco de relanĉo, oni vidas, por savi sin el kompleta ŝiprompiĝo, nur pereigan floson: “la entreprenon” kiel lastan providencon, do ... la Movadon de la Entreprenoj de Francio (Medef) kiel savplankon. Genia eltrovaĵo ĉe la rando de abismo: “La sola afero, kiun ni ankoraŭ ne provis, estas fidi la entreprenojn.”* Ho! Kia riĉa ideo: fidi la “entreprenojn” ... Fidi la ostaĝigistojn kaj ĵeti sin en iliajn brakojn, persvadite ke amo nevenkeble altiras amon ‒ kaj malarmas la postulojn de ostaĝmono.

*  S-ro Matthias Fekl, deputito proksima de s-ro Pierre Moscovici, citita de Lénaïg Bredoux kaj Stéphane Alliès, “L’accord sur l’emploi fracture la gauche”, Mediapart, 6-a de marto 2013.

Male al tio, kion la kohorto de ĉefartikolistoj unuece kvazaŭ sinkronigitaj horloĝoj skandalkrias, ĉar oni aŭdacas paroli pri ostaĝigo, estas eĉ ne gramo da troigo en la vorto, pri kiu oni devas eĉ diri ke ĝi estas analize plej precize dozita. Estas vere ke la percepta problemo, kiu igas rektan linion vidi kiel iaj “turniĝoj” kongruas kun tiu alia tordemo, kiu vidas “ostaĝigojn” ĉie ‒ ĉe la fervojistoj, la poŝtistoj, la rubistoj kaj pli ĝenerale ĉe ĉiuj kiuj defendas sin kiel ili povas kontraŭ la adaj agresoj, kies objektoj ili estas ‒ escepte de tie, kie ili vere okazas. Ĉar la kapitalo havas ĉiujn privilegiojn de la ŝtelita letero de Edgar Poe,*, kaj ĝia ostaĝigo, evidenta, giganta, fariĝis nevidebla pro sia evidenteco kaj giganteco.

*  En la novelo de Edgar Allan Poe La ŝtelita letero (1844) ĉiuj protagonistoj febre serĉas bileton kun decida graveco kiun ili supozas kaŝita, sed kiu fakte kuŝas videble sur skribtablo.
Agi pri la elspezkapablo de la klientoj

KIEL Karlo Markso rimarkigis, la kapitalismo, do la salajrosistemo, estas ostaĝigo de la vivo mem! En mona ekonomio de labordivido estas nenia alia ebleco reprodukti la vivon ol per la mono de la salajro ... Kaj, se ne ekzistus la atingo, akirita per alta batalo, de la institucioj de sociala protekto, tiam ne videblus tio, kio distingas la profundan logikon de la kapitalisma laborigo disde tutsimpla “faru aŭ mortu”.

La kapitalo ostaĝigas nur la vivon de la individuoj unuope, sed ankaŭ (fakte per la sama movo) ilian kolektivan vivon, eĉ tiun, pri kiu normale okupiĝas la politiko. Tiu akaparo havas la ĉefan principon, ke la tuta materia reproduktado, ĉu individua aŭ kolektiva, nun eniris la logikon de la akumulado de la kapitalo ‒ la produktado de la havaĵoj kaj de la servoj kiuj reproduktas la vivon fariĝas jam nur sub la logiko de profitiga varigo. Kaj kun la malpli ĉefa principo, ke la kapitalo ĝuas la kapablon de iniciato: la financa kapitalo havas la iniciaton de la monaj antaŭpagoj kiuj financas la elspezajn iniciatojn de la industrikapitalo, la elspezojn de investo aŭ elspezojn de dungo.

Tiel la ĝeneralaj decidoj de la kapitalo determinas la kondiĉojn, en kiuj la individuoj trovas la rimedojn ‒ salajrajn ‒ de sia reproduktado. Ĝuste tiu povo de iniciato, povo impulsi la produktadan ciklon, donas al la kapitalo strategian lokon en la tuta socia strukturo; la lokon de la ostaĝigisto, ĉar la tuta resto de la socio ne ĉesas dependi de ĝiaj dekretoj kaj de ĝia bona volo.

Se ĝi ne trovas submetiĝon al ĉiuj siaj postuloj, la kapitalo praktikas la investan strikon ‒ “strikon”, ĉu tiu ne estas la vorto, kiu en la duneŭrona skatolo de ajna ĉefartikolisto kutime lanĉas la asociadon kun “ostaĝigo”? Do necesas iom retrorigardi por pli bone mezuri la efikon de ostaĝigo, ekde la nuligo de la neceso de administra permeso por maldungi meze de la 1980-aj jaroj, tra la malaltigo de la imposto por la societoj, la senimpostigo por akcioj, la multspecaj atakoj al la laborkontrakto de nelimigita daŭro, la dimanĉa laboro,*, ktp, ĝis la fiaj dispozicioj de la Interprofesia Nacia Interkonsento (ANI en la franca). Jen giganta listo de militaj predakiroj, pri kiuj tamen necesas kompreni, ke ĝi senfine plilongiĝas, ĝis kiam fronte al la potenco de la kapitalo troviĝas samdimensia potenco, sed de kontraŭa direkto, por aŭtoritatece moderigi ĝin, ĉar, kaj tiu listigo atestas pri tio, la kapitalo havas nenian senton de misuzo.

*  Vd Gilles Balbastre, “Eternel refrain du travail le dimanche”, Le Monde diplomatique, novembro 1913.

Sed la plej malbona en tiu ĉi tuta afero eble estas la neŝanĝebla senutilo de la strategio de s-ro Hollande kaj de liaj konsilistoj, mensoj komplete koloniigitaj de la vidpunkto de la Medef pri la mondo, kaj kiuj ne havas alian elirpunkton por ĉiuj siaj pensoj ol la premison, la ĉefan eldiron de la novliberalismo, ja ade ripetata ĉie kaj enirinta en ĉiujn kapojn pri la ne pridubebla evidento: “Dungon kreas la entreprenoj”. Tiu eldiro, la neŭralgia punkto de la novliberalismo, estas tio, kies detruado igas nin fari la unuan paŝon al la elirejo el la ostaĝigo fare de la kapitalo.

Ĉiukaze, en “la entreprenoj ne kreas dungon” oni certe ne vidu eldiron empirian ‒ kiun la lastaj dudek jaroj tamen tute konfirmus kiel tian. Temas pri koncepta eldiro, kies ĝusta interpreto cetere ne estas “la entreprenoj ne kreas dungon”, sed “la entreprenoj ne kreas la dungon”. La entreprenoj havas nenian rimedon por krei mem la dungojn kiujn ili ofertas: tiuj dungoj rezultas nur el la observado de iliaj mendoj, pri kiuj ili evidente ne povas decidi mem, ĉar ili venas al ili deekstere ‒ nome el la bona elspezvolo de iliaj klientoj, mastrumoj aŭ aliaj entreprenoj.

En momento de vero same fulma kiel neintencita, s-ro Jean-François Roubaud, prezidanto de la Ĝenerala Konfederacio de Malgrandaj kaj Mezgrandaj Entreprenoj (CGPME en la franca) kaj Sankta Johano Orbuŝo, kiu malkaŝis la sekreton, ja en momento taŭga por esti forte rivela: tiu de la diskuto pri la “kontraŭpartoj”. Kiel sciate, en la momento t minus epsilono, tuj antaŭ la subskribo de la “pakto”, la mastraro ĵuras je la kapo de la merkato, ke ĝi en la sekvo kreos centmilojn da dungoj, kaj ĝuste en la momento t plus epsilono, oni jam certas pri nenio ... Ne ekscitiĝu, ĉiukaze necesas konfidi al ni.

Kaj jen tiu dika naivegulo Roubaud, kiu malkaŝas ĉion senmalice kaj senaverte: “Ankoraŭ necesas ke la mendokajeroj pleniĝu ...” respondas li tute simplanime al la demando ĉu “la entreprenoj kompense pretas dungi”.* Tio ne estas malĝusta, Roubaud! Se la entreprenoj plenigus mem siajn proprajn mendokajerojn, la afero sciiĝus jam delonge, kaj la ludo kapitalismo estus surprize simpla. Sed ne: la entreprenoj registras mendofluojn, sur kiuj ili havas nur eblecojn de marĝena indukto (kaj, en la agregaĵa skalo de la makroekonomio, absolute nenian eblecon), ĉar tiuj mendoj dependas nur de la elspezkapablo de iliaj klientoj, kaj tiu kapablo dependas siavice nur de siaj propraj mendokajeroj,* kaj tiel plu ĝis perdiĝo en la granda interdependeco, kiu estas la ĉarmo de la ekonomia cirkvito.

*  “Jean-François Roubaud: “Oni devas plej rapide agi, per tujaj disponoj””, Les Echos, Parizo, 3-a de januaro 2014.
*  Mendoj de laboro por la mastrumoj de salajruloj, mendoj de varoj kaj de servoj por la klientaj entreprenoj.

Kun la escepto de kelkaj variaĵoj, kiuj reguliĝas per la intersocieta konkurenco, la enskribo en la mendolibroj, pri kiu s-ro Roubaud memorigas al ni ‒ trafe ‒ ke ĝi decidas pri ĉio, dependas do ne de la individuaj entreprenoj, sed de la ĝenerala makroekonomia procezo. Ĉar ili estas pasivaj pri tiu starigo de mendoj, kiujn ili povas nur registri, la entreprenoj do kreas nenian dungon, sed nur transformas en dungojn la mendojn de varoj kaj servoj adresitaj al ili, aŭ kiujn ili anticipas. Tie, kie la mastra ideologio invitas nin vidi demiurgan agon kiu ŝuldas ĉion al la suverena (kaj bonfara) povo de la entreprenisto, necesas do vidi, en malpli granda spektaklo, la meĥanismon totale heteronomian de la propono (oferto), kiu simple respondas al la ekstera postulo (mendo).

Oni povas ja diri, ke la entreprenoj estas malsamaj, ke iuj pli bone malaltigas siajn prezojn ol aliaj, faras pli da novigoj, ktp. Tio ĝustas. Sed ĝi efikas finfine nur pri la divido inter ili ĉiuj de la ĉioma postulo (mendo) ... kiu restas definitive limigita de la makroekonomie disponebla enspezo. Ĉu ne eblas serĉi ekstere kroman postulon trans la limo de la interna enspezo? Jes, oni povas. Sed la kerno de la argumento per tio ne ŝanĝiĝas: la entreprenoj registras, eksporte kiel hejme, mendojn, al kies estigo ili ne povas individue kontribui, kaj ili limigas sin (eventuale) transformi tiujn mendojn en dungojn. Nenia “krea” gesto de la speco kiun pretendas la mastra ideologio en tio. La entreprenistoj kaj la entreprenoj kreas nenion, ĉiukaze nenion pri dungo ‒ kio ne signifas ke ili faras nenion: ili konkurencas inter si por akapari tiom kiom ili povas el la fluo de enspezo-mendo kaj faras sian laboron per tio.

Ĉio ĉi signifas, ke ni ne devas cedi antaŭ ĉiuj iliaj ekstravagancaj postuloj pro la supozo ke ili havas la sekreton de “kreado de dungoj”. Ili havas absolute nenion. Sed se la dungo ne estas kreata de la entreprenoj, de kiu ĝi do venas, kaj al kiu ni devas direkti nian zorgemon? La respondo estas, ke la “subjekto” de la kreado de dungoj ne serĉendas inter la homoj; envere la subjekto estas nesubjekto, aŭ, por diri tion pli bone, la kreado de dungoj estas efiko de procezo sen subjekto, procezo kies plej bone konata nomo estas la ekonomia konjunkturo ‒ terura seniluziiĝo de tiuj, kiuj atendis la sursceniĝon de heroo. La ekonomia konjunkturo estas efektive tiu tutaĵa socia meĥanismo, per kiu simultane formiĝas enspezoj, ĝeneralaj elspezoj kaj produktado. Ĝi estas efiko de kombinado, la neatribuebla sintezo de miriadoj da individuaj decidoj, tiuj de la mastrumoj kiuj volas elspezi anstataŭ ŝpari, tiuj de entreprenoj kiuj faras aŭ ne faras investojn. Dramo por la heroiga liberala pensado: necesas havi la intelektan saĝon interesiĝi pri nepersona procezo.

Sed interesiĝi pri ĝi, tion oni povas, kaj eĉ tre konkrete! Ĉar la konjunkturo estas procezo kiu, en certa mezuro, gvideblas. Ĝuste tio estas la objekto de tiu agado kiun oni nomas makroekonomia politiko. Sed pri tiu, la “socialista” registaro, volonte katenita al la eŭropaj devigoj, videble tute rezignis. Pro tio restas al ĝi nur kun ĉiuj aliaj malsupreniri la deklivon de la entreprenista liberala ideologio por formi la potencan argumenton laŭ kiu “se la dungojn kreas la entreprenoj, tiam oni devas esti tre afabla al la entreprenoj”.

Ni rekonu, ke ĉe la profundo, en kiu tiu azenaĵo intertempe kistiĝis, mezurebla per la fulmrapido en kiu ĝi venas al la buŝo de ajna ĉefartikolisto, la laboro de ĝia elradikigo bezonas tempon. Sed la politiko fartos pli bone, tio estas iomete pli racie, kiam ĝia retoriko komencos esti iom purigita je ĉiaj ĉi videblaj malveroj kaj videble ligitaj al tre aparta vidpunkto al la ekonomio, kaj kiam la skemoj de aŭtomata pensado, kiujn tiuj malveroj komandas, estos malaktivigitaj.

La entreprenoj ne kreas la dungon: ili “plenumas” la dungon determinitan de la konjunkturo. Se oni volas dungon, tiam oni devas interesiĝi pri la konjunkturo, ne pri la entreprenoj. Sed enigi tion en la kapon de “socialisto” ... Tamen, en la plena programo de farendaj simbolaj direktoŝanĝoj, necesas ĉesigi la senpripensan kutimon konsideri la Socialistan Parion maldekstra kaj (tre senpripense) doni ion maldekstran al la Socialista Partio. En la realo, ni memorigu tion, kaj ĝi per si mem sufiĉe klopodas por ke oni jam ne dubu kaj por ke oni povu “krediti” ĝin pri tio, la Socialista Partio estas la dekstro, sed dekstro kun kompleksoj. Cetere, laŭ la fluo de la eventoj, oni baldaŭ devas demandi sin, kio ankoraŭ restas el tiuj kompleksoj ...

Frédéric LORDON.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Por ĉesigi la Union de teknokratoj kaj bankistoj

Nova elano, sed por kia Eŭropo?

Eŭropo, unue apogita al la usona hegemonio, poste eniĝinta en la tutmondigita financa kapitalismo, estas nun en la minaco dissplitiĝi. La graviĝo de la malegalecoj inter la landoj kaj regionoj, kiuj konsistigas ĝin, inter la nordo kaj la sudo, efektive anstataŭis la antaŭan dividon inter oriento kaj okcidento. Germanio tronas en la kerno de tiu spaco, en kiu ĉiu lando fariĝas la eventuala predonto de siaj najbaroj. Do, kion fari?

ĈU EŬROPO mortis, vivu Eŭropo? De la komenco de tiu ĉi jaro, en kiu okazos la elektoj al la Eŭropa Parlamento ‒ kiu havas por la unua fojo la taskon elekti la prezidanton de la Komisiono ‒, la paradoksoj kaj malcertecoj de la konstruado de la eŭropa komunumo ne malaktualiĝis.

Unuflanke la pesimistoj anoncas, ke la paralizo kaj la dissolviĝo daŭre minacas, ĉar neniu el la aplikataj receptoj solvis la kontraŭdiron ennaskitan en politika konstruaĵo, kies gvidprincipo implicas la antagonismon de la interesoj de ĝiaj membroj. Ili daŭrigis la recesion, akrigis la malegalecojn inter nacioj, generacioj kaj sociaj klasoj, blokis la politikajn sistemojn kaj generis radikalan malfidon de la loĝantaroj al la institucioj kaj al la eŭropa konstruado kiel tia.

Aliflanke la adeptoj de la metodo Coué uzas ĉiun “ne negativan signon” por anonci, ke refoje la eŭropa projekto profite uzas siajn krizojn por relanĉiĝi, en kio la ĝenerala intereso superas la diverĝajn tendencojn. Kio certe malfortigas tiajn deklarojn, estas, ke ĉe pli preciza rigardo ĉiuj menciitaj signoj (ekz-e la banka unio) koncernas duonajn disponojn, kun same multaj limiĝoj kiel noviĝoj.

Kio tamen malpermesas trakti ilin kiel ridindaj, estas la argumento de subkuŝanta neceso: la ekonomio de la eŭropaj nacioj estas tro interdependaj, iliaj socioj tro submetitaj al la komunumaj meĥanismoj, por ne timi la katastrofon kiu estus por ĉiuj malmuntiĝo de la Unio. Sed tiu argumento baziĝas siavice sur la antaŭsupozo, ke en historio kiel en politiko la kontinueco ĉiam venkas, kio ankaŭ signifas ke la krizo havas simple konjunkturan karakteron.

La decida ludo fariĝis en Germanio

EN SIA TUTAĴO, tiuj taksoj nuligas sin reciproke kaj povas okazigi nur retorikajn turnirbatalojn. Mankas al ili pli da historia profundo por kompreni, kiu ŝanĝo, en procezo jam pli ol duonjarcento, montras la nunan “grandan krizon”. Pli da rigoro en la analizo de la kontraŭdiroj, kiujn ĝi montras ene de la institucia konstruado, speciale koncerne la interplektiĝon de la politikaj strategioj kaj de la ekonomiaj logikoj. Fine, pli da radikaleco en la pritakso de la jam produktitaj ŝanĝoj, ne nur sur la nivelo de la distribuo de la povoj, sed ankaŭ sur tiu de la difinado de la agantoj kaj de la loko de alfrontiĝo inter alternativaj projektoj. Mi ne kapablus kontentigi la leganton je tia programo, sed mi skizos tion, kio ŝajnas al mi esti la tri ĉefaj dimensioj de analizo de la krizo, kaj de ĝia solvo en iu aŭ alia senco.

La unua dimensio koncernas la historion, sen kiu ni komprenus nek al kiaj realaj tendencoj ‒ ne redukteblaj al “projekto” aŭ al “plano” ‒ respondas la transformado de Eŭropo en postnacian sistemon, nek kial ĝia finiĝo kaj eĉ ĝia formo restas tiom malcertaj. Ni insistu ĉi tie pri du faktoj, unu bone konata de la historiistoj, la alia subtaksata en la debatoj inter adeptoj kaj kontraŭuloj de federismo, speciale kiam ili limigas sin al la nivelo de jura arĥitekturo.

La historio de la eŭropa konstruado estas sufiĉe longa por esti trairinta plurajn malsamajn fazojn, dense ligitajn kun la transformadoj de la “mondsistemo”.* Estas komforta trovi ilin per la interrilato inter la sinsekvaj etendiĝoj de la eŭropa sistemo kaj la kreskanta komplekseco de la institucioj, kiuj certigas ilian integriĝon kaj samtempe prizorgas la nestabilajn ekvilibrojn inter nacia suvereneco kaj komunuma regado. Ni distingu do tri fazojn: unu, tiu de la Eŭropa Komunumo de Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ) post la sekvoj de la eventoj de la jaro 1968 kaj de la petrolkrizo (sen forgesi la atako de Richard Nixon kontraŭ la reĝimo de Bretton Woods;*; la alia, de la komenco de la 1970-aj jaroj ĝis la disfalo de la sovetia sistemo kaj la germana reunuiĝo en 1990; la lasta, fine, de la etendiĝo orienten ĝis la momento de la krizo aperinta per la krevo de la usona spekulveziko en la jaro 2007 kaj, koncerne Eŭropon, per la ŝtata nepagopovo de Grekio, evitita lastmomente en 2010 per la konataj kondiĉoj.

*  Kp Immanuel Wallerstein, Comprendre le monde. Introduction à l’analyse des systèmes-monde [Kompreni la mondon. Enkonduko en la analizon de la mondsistemoj], La Découverte, Parizo, 2006.
*  NDLR: En la sistemo de Bretton Woods (1946-1971), naskita el la samnoma traktato, la valoro de la dolaro estis rekte indicita laŭ la oro, dum la aliaj valutoj estis indicitaj laŭ la dolaro. En aŭgusto 1971 la prezidanto Nixon decidis ĉesigi la konverteblon de la dolaro en oro.

Ĉu tiu momento estas la enirpunkto en novan fazon? Mi pensas tion, kvankam la streĉiĝoj, kiujn ni observas, ne devenas nur el la rapidmarŝa eniro en la tutmondiĝon, kiu antaŭregis la komunuman politikon jam de dudek jaroj ‒ aŭ ĝuste pro tio, ĉar tiuj streĉiĝoj, naciaj same kiel sociaj, ja atingis punkton de rompiĝo. Komenciĝis periodo de malcerteco kaj de fluktuadoj, kaj kun ĝi la ebleco de disforkiĝo, kies preciza formo ankoraŭ ne videblas.

Pro tio la dua punkto gravas. Estas eraro kredi, ke la evoluo de la konstruado de Eŭropo sekvas rektan vojon kies solaj variabloj estus la antaŭiĝo aŭ malfruiĝo en la realigo de la “projekto”. Male, ĉiu fazo enhavis konflikton inter pluraj vojoj.

La unua fazo, post 1945, troviĝis en la kunteksto de la malvarma milito, sed ankaŭ de la rekonstruado de la industriaj sistemoj kaj de la institucioj de la reĝimoj de sociala sekureco en Okcidenta Eŭropo. Ĝi enhavas fortan streĉiĝon inter la integriĝo en la usona influsfero kaj la serĉado de geopolitika kaj geoekonomia renaskiĝo de Eŭropo (kiu, laŭ la faktoj, kongruis kun la perfektiĝo de la eŭropa sociala modelo) ‒ je tiu dua tendenco, kiu, en la praktiko, venkis, kompreneble en kapitalisma kadro.

Same okazis, kun inversa rezulto, en la ĵusa fazo, ne profite al usona hegemonio, nun malfortiĝanta, sed al la enkorpiĝo en la tutmondiĝintan financkapitalismon. La decida ludo okazis en Germanio, decidita per la aliĝo de la kanceliero Gerhard Schröder (1990-2005) al la industria konkurenckapablo per malaltaj salajroj.

Sed la decida demando estas, kiel fariĝis la decidoj kaj kiel transformiĝis la fortrilato en la intera fazo, tiu de la franca-germana kunsuvereneco kaj de la “granda komisiono” prezidata de s-ro Jacques Delors (1985-1995). Ĝuste en tiu momento formuliĝis la projekto de duobla supranacia avanco: per kreado de la unueca mono kaj per disvolvado de la “Eŭropo sociala”, kiujn oni konsideras la du pilierojn de la “granda merkato”. Oni scias, ke fakte unu el ili fariĝis la centra institucio de la Unio (kvankam ne ĉiuj membroŝtatoj partoprenas en ĝi), dum la alia limiĝis al formalaj dispozicioj de la laborjuro. Necesus detala historio de tiu ŝanĝo, kiu montras ne nur individuajn respondecojn, sed objektivajn politikajn kaŭzojn ‒ interalie, apud la premoj de la novliberalismo, oni ne devus forgesi la nekapablon de la eŭropa sindikata movado influi la komunumajn decidojn, nekapablo radikanta en la provincismo de ĝiaj naciaj komponantoj same kiel en la malekvilibro de la fortrilatoj, kiam okazis pli kaj pli da delokadoj. Jen grava instruo por la estonteco.

La eŭropa konstruado daŭre entenas alternativojn. Sed la ebleco uzi ilin dependas de la fortoj kaj de la projektoj, kiuj ne ĉiam ĉeestas.

La dua dimensio estas la ekonomio, kondiĉe ke oni komprenas ĝin en la tuteco de ĝiaj determinoj. Tio signifas, unuflanke, ke ne ekzistas ekonomio ekster sociala dimensio kaj la poziciiĝoj, kiujn ĝi implicas: por aŭ kontraŭ tiu aŭ tiu alia maniero de socialaj rilatoj ene de entrepreno kaj pri konsumado, por aŭ kontraŭ la protekto de la laboristoj kaj de iliaj kvalifikoj kontraŭ la sortoŝanĝoj, kiujn alportas la reĝimo de flekseblo. Kaj sekve ne ekzistas diseco inter ekonomio kaj politiko: ne nur ĉar nenia politiko povas difini sin sendependa de ekonomiaj devigoj ‒ kion ĉiuj pretas koncedi ‒ sed precipe ĉar ne ekzistas ekonomio kiu ne estas ankaŭ tutaĵo de decidoj (kolektivaj) kaj la rezulto de fortrilatoj.

Malaltigi la enspezojn, provizorigi la laboron

EVIDENTE ĝuste tiun reciprokecon la novliberala retoriko ne ĉesas nei, nome de la ideo laŭ kiu “ne estas alternativo” al la postulo de financa profito. Sed tiu retoriko estas ĝuste la instrumento de la fortrilatoj. Kelkajn jardekojn post ĝia realigo, per la premo de la merkatoj, la konvertiĝo de la registaroj al la “politiko de oferto” kaj la kunordigita agado de la Eŭropa Komisiono, oni povas observi ĝiajn efikojn. Ĝi kondukas la eŭropan socion al la rando de dissplitiĝo kaj ĝiajn loĝantarojn al malespero, sed tamen doni al sia ekonomio, konsiderata kiel tutaĵon, ian ajn realan avantaĝon en la internacia konkurenckapablo.

Ni provu esti pli precizaj. Unu el la fontoj de profito el kapitalo en Eŭropo estas hodiaŭ aparta formo de tio, kion certaj marksistoj nomis la akumulado per senposedigo,* kun la precizigo, ke la resursoj, pri kiuj temas, jam ne estas tradiciaj “komunaj havaĵoj” aŭ individuaj proprietoj, sed konsistas en tutaĵo de rajtoj kaj de aliroj al publikaj servoj, kiuj funkcias kiel “socia proprieto”.*

*  Kp David Harvey, Le Nouvel Impérialisme, Les Prairies ordinaires, Parizo, 2010.
*  Kp Robert Castel kaj Claudine Haroche, Propriété privée, propriété sociale, propriété de soi, Fayard, Parizo, 2001.

Ekde la fino de la 19-a jarcento, la klasbataloj kaj la sociaj politikoj certigis al la laboristaj klasoj vivnivelon kiu leviĝis super la minimumo difinita de la “libera kaj sendifekta konkurenco” kaj kiu signifis ankaŭ certan limigon de la malegalecoj en la socio. Hodiaŭ ni vidas, nome de la konkurenckapablo kaj de la limigo de la publika ŝuldo, duoblan moviĝon en la kontraŭan direkton. Necesas malaltigi la realajn enspezojn de la laboro kaj provizorigi ĝin por fari ĝin pli “konkurenckapabla”, kaj samtempe disvolvi la amaskonsumon kiu baziĝas sur la aĉetpovo de la salajruloj aŭ, se ĝi mankas, sur ilia kapablo enŝuldiĝi. Oni povas certe imagi ke strategioj de “laŭzonigo” kaj de socia aŭ generacia diferencigo ebligas prokrasti la eksplodon de la kontraŭdiro inter tiuj celoj. Sed, kun la tempo, tiu povas nur pligraviĝi, sen paroli pri la sistemaj riskoj, kiujn la ŝuldo-ekonomio kunportas.

La eŭropa integriĝo, tiel orientita al la vojo de kvazaŭ konstitucia novliberalismo, trenas kun si alian efikon, kiu subfosas ĝiajn proprajn politikajn kaj moralajn kondiĉojn. Dum la ebleco superi la historiajn antagonismojn ene de postnacia konstruaĵo, en kiu la suvereneco estas kundividita, bezonis almenaŭ tendencan konverĝon de la ŝtatoj, el la triopa vidpunkto de komplementeco de iliaj kapabloj, egaligo de iliaj resursoj kaj reciprokan agnoskon de iliaj rajtoj, la triumfo de la konkurencprincipo kreis konstantan pligraviĝon de la malegalecoj. Anstataŭ kundisvolvadon de la regionoj de Eŭropo ni konstatas polusigon, kiun la krizo dramece akrigis. La distribuo de la industriaj entoj, de la dungoj kaj de la ŝancoj sukcesi, de la orientiĝoj kaj studfakoj en la eduksistemo, estas pli kaj pli malegala. Tiom, ke eblus diri, kun vido al la evoluo en la tuta kontinento ekde 1945, ke granda divido inter nordo kaj sudo anstataŭis la dividon inter oriento kaj okcidento, kvankam tiu disiĝo ne montriĝas per muro, sed per unudirekta fluado de la resursoj.

Kiun lokon okupas Germanio en tiu sistemo bazita sur malegaleca disvolvado? Estis antaŭvidebla, ke la reunuigo de la lando post duonjarcenta diseco sekvigos reaperon de naciismo, kiel antaŭvideblis, ke la restarigo de Mitteleuropa* en kiu la germanaj entreprenoj kaj iliaj vicentreprenoj povis pleje profiti la resursojn de laborforto “kun malalta salajro kaj alta teĥnologia kapablo”,* produktas konkurencan avantaĝon kompare kun la ceteraj eŭropaj landoj. Sed ne estis neevitebla, ke tiuj du faktoroj transformiĝis en politikan hegemonion (eĉ “malgraŭvolan”, laŭ la moda formulo)*.

*  Elp. mítelojrópa], germane por Centreŭropo. -vl
*  Laŭ Pierre-Noël Giraud, L’Inégalité du monde. Economie du monde contemporain, Gallimard, kol. “Folio Actuel”, Parizo, 1996.
*  Kp “Europe’s Reluctant Hegemon”, The Economist, Londono, 15-a de junio 2013.

Tio venas el la ĉarnira pozicio, kiun Germanio sukcesis okupi inter la uzado de la resursoj de la eŭropa ekonomio, aŭ eĉ de ĝiaj malfortaĵoj (ekz-e en la ebleco deprunti je negativaj kvotoj en la financmerkatoj, kompensataj de la altaj kvotoj de aliaj eŭropaj landoj), kaj la specialiĝo de ĝia industrio pri eksportado ekster Eŭropo. Tiel ĝi troviĝas ‒ en la momento ‒ en la punkto, en kiu la naciaj avantaĝoj de la malegaleca disvolviĝo koncentriĝas, des pli ke ĝi estis ‒ relative ‒ malpli engaĝiĝinta ol aliaj (speciale Francio) en la financismigo de novliberala tipo.*

*  Kp Gérard Duménil kaj Dominique Lévy, La Grande Bifurcation. En finir avec le néolibéralisme, La Découverte, 2014.

Sed la hegemonia efiko havas aliajn kaŭzojn, de la neekzisto de meĥanismoj de kolektivaj diskutado kaj ellaborado de “komunumaj” ekonomiaj politikoj ĝis la stulteco de la defendaj sintenoj de la aliaj registaroj (speciale la francoj, kiuj eĉ ne minuton konsideras engaĝiĝi por alternativaj formuloj de disvolvado de la supernaciaj institucioj). Tiu hegemonia efiko aldoniĝas al la diseco inter “la Eŭropo de riĉuloj” kaj “la Eŭropo de malriĉuloj”: ĝi estas nun parto de la strukturaj obstakloj al la eŭropa konstruado. Kaj certe ne la zorgo “relanĉi Eŭropon”, regule atribuata al la kancelierino Angela Merkel, ŝanĝos ion. Ia “germana demando” estos ankoraŭ por longa tempo en Eŭropo.

Suverenismo aŭ federismo, malĝusta debato

TAMEN estas io paradoksa en la aktuala situacio el la vidpunkto de la ideologio kaj de la celoj de la novliberalismo. En la momento, en kiu skiziĝas ŝanĝiĝoj de la konjunkturo kaj en kiu la ekonomikistoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) aliĝas al la kritikantoj de la politiko de malabundo ‒ kiu generas recesion kaj pligravigas la nepagkapablon de la enŝuldiĝintaj landoj ‒, ŝajnas ke Eŭropo kiel ekonomia unuo estas unu el la regionoj de la mondo kun la plej malbonaj ŝancoj por relanĉi sian aktivecon. Tiun paradokson certe ne eblas klarigi simple, sed oni povas mencii kelkajn ideologiajn kaŭzojn.

La unuaj devenas el la projekcio de la ordoliberala modelo de absoluta sendependeco de la centra banko al la unueca mono kompare kun la celoj de la “reala” ekonomia politiko. Aliaj devenas el ia malbona konscienco de la eŭropaj gvidaj klasoj, kiuj, post kiam ili pli ol aliaj devis koncedi al la publikaj politikoj de kejnza tipo, perceptas ĉian relanĉon de la ekonomio per la postulo kaj per la altigo de la vivnivelo de la popolaj klasoj kiel mortigan danĝeron refali en la logikojn de “sociala” kapitalismo.

Fine mi kredas ke oni ne devas ekskludi alispecan kalkulon, pli timigan, ilustritan de la obstino per kiu oni daŭrigis la malmuntadon kaj koloniigon de la greka ekonomio sub la preteksto de “strukturreformoj”. Ĝi estas la ideo ke, kiom ajn negativaj povas esti la rezultoj de la malabundo kaj de la monismo* por la ĝenerala prospero, ili ja preparas la kondiĉojn de kreskanta profiteblo almenaŭ por certaj investoj (aŭ certaj kapitaloj): tiuj, ĉu “eŭropaj” aŭ ne, kiuj jam grandparte “liberiĝis” el sia teritorio kaj povas tuj deloki siajn aktivecojn de unu loko al alia. Evidentas ke tiu kalkulo estas politike praktikebla nur tiom longe, kiom la “krea detruado” ne profunde tuŝas la socialan teksaĵon kaj la kunteniĝon de la dominantaj nacioj, por kio ne ekzistas garantio.

*  En ekonomika senco: politiko kiu rezignas pri ŝtataj intervenoj (ekz-e impostoj, salajroj) kaj limigas sin al decidoj pri la monkvanto. -vl

Aplikata al Eŭropo, la novliberala projekto ne kondukas al la transformado de ĝia celo: ĝi tendencas al ĝia malapero.

La antaŭe dirito jam klarigas, kiel la dimensioj de la krizo kuniĝas por konduki la eŭropan konstruadon al turnopunkto kiu enhavas la virtualecon de nova fazo, sed laŭ orientiĝoj komplete malkongruaj inter ili. Tamen, nek la kristaliĝo de la konflikto nek ĝia evoluo povas okazi ekster politika spaco de alfrontiĝo kaj de reprezentado. Per klaraj vortoj: ili dependas de la maniero laŭ kiu duobla problemo de legitimeco kaj de demokratio estos solvata. Jen la tria dimensio pri kiu mi volas insisti. Kiel aliri ĝin realisme?

Unue necesas eliri el la alfrontiĝo inter la “suverenisma” kaj la “federisma” retoriko, kiu baziĝas sur kontraŭeco de situacioj same imagaj: unuflanke la ideo de naciaj komunumoj iel naturaj, al kiuj daŭre eblus reveni por fondi la legitimecon de la institucioj pri la esprimo de la ĝenerala volo; aliflanke la ideo de virtuala eŭropa demos kunvokita por konsistigi sin kaj por esprimi sin pro la fakto ke ekzistas reprezenta strukturo sur supernacia nivelo.

La unua ideo ne nur abstraktas la kondiĉojn en kiuj la nacia suvereneco “tradukas” la povon, por la plimulto de la popolo, influi la decidojn de la regantoj: ĝi flegas ankaŭ la fikcion de senŝanĝa legitimeco de la naciŝtato kiel sola kadro en kiu la civitanoj uzas siajn rajtojn. La dua, inverse, sekvas proceduran koncepton de la legitimeco. Ĝi neniel demandas sin, kiuj politikaj procezoj efektive donis al la demokratia reprezentado konstitucian funkcion en la historio de la naciŝtatoj.

Oni devas noti la fakton, ke la eŭropa politika sistemo, kiom ajn malkohera ĝi ŝajnas, estas nun jam miksita sistemo, en kiu ekzistas pluraj niveloj de respondeco kaj de aŭtoritateco: ĝi estas multe pli federacia ol la plej multaj civitanoj perceptas, sed malpli demokratia ol ĝi pretendas esti, ĉar la potencdivido inter la komunumaj kaj la naciaj instancoj ebligas al ĉiu el ili organizi sian senrespondecon kaj blokas la formadon de kontraŭpovoj.

Tiu ĉi sistemo estis neniam stabila, sed la nuna krizo ankoraŭ malstabiligis ĝin per tio ke ĝi aperigis ene de si kvazaŭ suverenan instancon: la “sendependan” centran bankon, kiu situas ĉe la ĉarniro de la publikaj financoj de la ŝtatoj kaj de la internacia financmerkato. Nu, ĝia kreskinta povo respegulas nek la simplan evoluon de la teknokratio nek nur la akaparo de la privata kapitalismo. Temas pli ĝuste pri provo de “desupra revolucio”, en epoko en kiu la politika potenco jam ne disiĝas disde la ekonomia potenco kaj antaŭ ĉio financa.* La tuta demando estas, ĉu ĝi povas konduki al nova reĝimo de suvereneco, kaj kiujn solvojn de ŝanĝo oni povas proponi.

*  Kp “Union européenne: la révolution par en haut?” Libération, Parizo, 21-a de novembro 2011.

Pro tio la dua konfuzo kiun necesas forigi, koncerne la rilatojn inter legitimeco kaj demokratio. Se oni tenas sin je realisma difino, ne ideologia, de la legitimeco de la politikaj sistemoj, oni ne povas aserti ke la sola efektiva legitimeco estas tiu kiun donas la demokratiaj proceduroj: la tuta historio montras la malon. Oni scias, ke ĝuste en la situacioj nomataj esceptaj, diverstipaj aŭtoritatecaj strukturoj tendencas postuli kaj akiri la delegadon de la potenco de la loĝantaroj, kun aŭ sen konstitucia proceduro. Kio estas tamen surpriza en la nuna konjunkturo, estas ke la urĝo kontraŭstari la spekulajn atakojn kontraŭ la unueca mono kaj, rilate kun tio, iom reguligi financan sistemon eskapinta el ĉia kontrolo alportis nenian novan legitimecon al la Komisiono de Bruselo. Sekve, fronte al la “eksterordinaraj” iniciatoj de la Eŭropa Centra Banko kaj de ĝia prezidanto, la registaroj aŭ la ŝtatestroj povis prezenti sin kvazaŭ nur ili mem enkarnigus la popolan suverenecon kaj la rajton de la popoloj disponi pri si mem. La demokratio estis ronĝita ĉe la du flankoj samtempe, kaj la politika sistemo en sia tutaĵo faris paŝon survoje al la “sendemokratiigo”.

Tiu sperto trudas revenon al la meĥanismoj kaj la historiaj kaŭzoj kiuj apogis la privilegion de la naciŝtatoj pri legitimeco de la potenco. Por diri tion per kelkaj vortoj, parto de tiuj kaŭzoj venas el la senta povo de la nacia aŭ naciisma ideologio mem, speciale ‒ sed ne nur ‒ en la socioj kiuj forĝis sian kolektivan konscion en la rezistado al sinsekvaj imperiismoj kiuj tendencis neniigi ilian identecon kaj estingi ilian historion.

Sed, kun tempa distanco, alia faktoro akiras strategian signifon, en tio ke ĝi montras samtempe kial la formo nacio ne posedas kapablon de absoluta legitimeco kaj kial la demokratia legitimeco de la naciŝtato restas dependa de la socialaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, kaj ne simple de la formoj de reprezenta proceduro aŭ de la ideo de la “suvereneco de la popolo”. Tiu faktoro ‒ speciale en la landoj de okcidenta Eŭropo ‒ estas la fakto ke la transformado de la ĝendarma ŝtato en socialan ŝtaton alprenis la formon de konsistiĝo de socia naciŝtato, en kiu la konkero de la socialaj rajtoj dense ligiĝis kun perioda rekonstruado de la nacia aparteno (ekzemple speciale post la du mondmilitoj kaj, en Francio, post la koloniaj militoj)*. Tio klarigas samtempe kial la amaso de civitanoj vidis en la nacio la solan kadron de agnoskiĝo kaj de integriĝo en la komunumo kaj kial tiu civita dimensio de la nacieco erodas (aŭ degeneras en “popolismon” bazitan sur ekskludo de fremduloj) kiam la ŝtato ekfunkcias, fakte, ne kiel kovrilo de la sociala civitaneco, sed kiel la senpova spektanto de sia kadukiĝo aŭ kiel la fervora instrumento de sia malmuntado.

*  Kp La Proposition de l’égaliberté. Essais politiques, 1999-2009, Presses universitaires de France (PUF), Parizo, 2010.

La krizo de la demokratia legitimeco en Eŭropo hodiaŭ estas do samtempe la fakto ke la naciŝtatoj havas jam nek la rimedojn nek la volon defendi aŭ renovigi la “socialan kontrakton” kaj la fakto ke la instancoj de la Eŭropa Unio havas nenian inklinon serĉi la formojn kaj enhavojn de sociala civitaneco sur pli alta nivelo ‒ escepte se iun tagon ili estas devigataj al tio de ribelo de la loĝantaroj, aŭ de la ekkonscio pri la politikaj kaj moralaj danĝeroj por Eŭropo pro la kunefikoj de diktatoreco “desupra” fare de la financmerkatoj kaj de kontraŭpolitika malkontento nutrata “malsupre” de la provizoreco de la vivkondiĉoj, la malestimo al la laboro kaj la forrabo de la perspektivoj de estonteco.

Sed la priskribo de tiu sakstrato enhavas ankaŭ kelkajn lecionojn, eĉ tre hazardaj, pri la rimedoj eliri ĝin. Kiom ajn estas la daŭro kaj la amaro de la maltrafitaj okazoj, oni povas esperi ke la pesimismo de la sperto ne komplete neniigas la resursojn de la imagado ‒ kiuj rezultas ankaŭ el pli bona kompreno de la faktoj. Enkonduki demokratiajn elementojn en la komunumajn instituciojn estus jam kontraŭpezo al la okazanta “konservativa revolucio”.* Sed tio ne liveras siajn proprajn politikajn kondiĉojn. Tiuj venos nur el samtempa ekpuŝo de la publikaj opinioj favore al returno de la eŭropaj prioritatoj, kiuj antaŭrangigas la dungon, la ensociigon de la junaj generacioj, la malgrandigon de la malegalecoj kaj la justan dividon de la impostaj ŝarĝoj por la financaj profitoj. Kaj tiu ekpuŝo okazos nur se la sociaj movadoj aŭ la moralaj “indignoj”, irantaj trans la limoj, sufiĉe fortigas sin por starigi dialektikon de potenco kaj de opozicio en la tuta eŭropa socio. La “kontraŭdemokratio” devas helpi la demokration.*

*  Kp Jürgen Habermas, La Constitution de l’Europe, Gallimard, kol. “NRF Essais”, 2012.
*  Kp Pierre Rosanvallon, La Contre-Démocratie. La politique à l’âge de la défiance, Seuil, Parizo, 2006.
Nacioj serĉantaj sian perditan identecon

TIU ĈI legitimeco de la eŭropa konstruado ne dekreteblas aŭ eĉ inventeblas per jura argumentado. Ĝi povas rezulti nur tendence el tio ke Eŭropo fariĝas la celo kaj la kadro de la sociaj, ideologiaj, pasiaj, mallonge politikaj konfliktoj, kiuj koncernas ĝian propran estontecon. Paradokse, ĝuste kiam Eŭropo estos kontestata ‒ eĉ perforte ‒ jam ne nome de la pasinteco, kiun ĝi formetis, sed nome de la nuno, kiun ĝi dividas, kaj nome de la estonteco, kiun ĝi povas malfermi aŭ fermi, ĝi farigos daŭrema politika konstruaĵo. Eŭropo kapabla regi sin mem estas sendube Eŭropo demokratia anstataŭ Eŭropo oligarĥia kaj teknokrata. Sed Eŭropo demokratia ne estas la esprimo de demos abstrakta: ĝi estas Eŭropo en kiu la popolaj luktoj svarmas kaj baras la konfiskadon de la decidpovo.

Rezisti al la maldemokratiigo ne sufiĉas pro kristaligi historian gvidmanieron, sed estas nepra kondiĉo por “refari” Eŭropon.

La krizo de la aktuala Eŭropo, volonte kvalifikata ekzistograva ĉar ĝi alfrontigas siajn civitanojn al radikalaj decidoj kaj fine al “esti aŭ ne esti”, estis sendube preparita de la fakto ke ĝiaj institucioj kaj ĝiaj potencoj estis sisteme malekvilibrigitaj malfavore al la eblecoj de partopreno de la popoloj en ilia propra historio. Sed kio rapidigis ĝin, estas la fakto ke ĝi intence ekfunkciis ne kiel spaco de solidareco inter siaj membroj kaj de iniciato kontraŭ la riskoj de la tutmondigo, sed kiel instrumento de penetrado de la tutmonda konkurenco en la eŭropan spacon, kun malpermeso transigi rimedojn inter teritorioj* kaj malfavorante komunumajn entreprenojn, rifuzante ĉian “dealtan” harmoniigon de la rajtoj kaj vivniveloj, farante ĉiun ŝtaton ebla predanto de siaj najbaroj.

*  De riĉaj al malriĉaj regionoj kiel solidara kompensado. -vl

El tia memdetrua spiralo evidente ne eblas eliri per tio ke oni anstataŭigas unu konkurencon per alia ‒ ekzemple al la konkurenco per salajroj, per impostreĝimoj kaj per interezkvoto de pruntoj substitui konkurencon per devaluto, kiel proponas certaj adeptoj de la reveno al naciaj valutoj.* Eblas eliri el ĝi nur per la invento kaj obstina proponado de alia Eŭropo ol tiu de la bankistoj, de la teknokratoj kaj de la politikaj rentuloj. Eŭropo de konflikto inter antitezaj socimodeloj, kaj ne inter nacioj serĉantaj sian perditan identecon. Eŭropo alimondigisma kapabla inventi por si mem kaj proponi al la mondo revoluciajn disvolvostrategiojn kaj etenditajn formojn de kolektiva partopreno ‒ sed kapabla ankaŭ akcepti ilin kaj adapti ilin al sia propra uzado se hazarde ili estas proponitaj aliie. Eŭropo de la popoloj, tio signifas de la popolo kaj de la civitanoj kiuj konsistigas ĝin.

*  Kp ekz-e Jacques Sapir, Faut-il sortir de l’euro?, Seuil, 2012.

Etienne BALIBAR.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Lukto por regado en la plej juna afrika ŝtato

En Sud-Sudano, disfalas la demokratiaj esperoj

Kruela interna milito eksplodis fine de 2013 en Sud-Sudano, malpli ol tri jarojn post la sendependiĝo de la lando. Kontraŭstarigante la partianojn de la prezidanto Salva Kiir al tiuj de lia eksa vicprezidanto, s-ro Riek Machar, tiu milito endanĝerigas la regionan stabilecon. Hezita batalĉeso estis anoncita la 23-an de januaro, dum, aliflanke de la landlimo, la sudana armeo estigas amasajn loĝantarajn delokigojn.

La 15-an de decembro 2013, intensa pafado aŭdiĝis en la stabo de la prezidanta gvardio en Ĵubo, ĉefurbo de Sud-Sudano. Ĝi markas la komencon de interna milito, kiu, de tiam, ne ĉesis pligraviĝi. Kio okazis? Laŭ la prezidanto de la Respubliko Salva Kiir, provo de puĉo estis planita de la eksa vicprezidanto Riek Machar, kiun li eksigis el ties funkcioj la 23-an de julio. Laŭ ĉi-lasta — finfine savita de siaj korpogardistoj, kiuj ĉiuj mortis-, la paf-interŝanĝoj male rezultis el manovro de la prezidanto por elimini ties opozicion.

Tamen, dubi ne eblas. “Ni trovis neniun komencon de pruvo pri puĉoprovo”, deklaris la 9-an de januaro 2014 s-ino Linda Thomas-Greenfield, usona vicministro pri Afrikaj Aferoj. Tion konfirmas tiu aserto de s-ro Machar: “Mi estis devigata fuĝi sen vestaĵoj, noktevestita.” Ekde tiam, la bataloj disvolviĝas inter liaj subtenantoj kaj la armeo.

Ludo de “kato kaj muso”

Kiel la Respubliko de Sud-Sudano, tiu juna ŝtato naskita en julio 2011 el lando-disiĝo sekvanta referendumon, baskulis? Por tion kompreni, necesas reiri ĝis la nafto-interkonsento de la 27-a de septembro 2012 inter Ĥartumo kaj Ĵubo, kaj al la decido de s-ro Kiir fariĝi kandidato al sia propra posteno en 2015. Liaj ok jaroj da prezideco* tute ne estis sukceso: etnaj perfortoj, oftaj popolribeloj, neefika administracio, manko de ekonomia evoluado kaj masiva koruptado — ĝis tioma grado, ke, en fama malferma letero, la prezidanto severe admonis siajn proprajn ministrojn: “Redonu la 4 miliardojn da dolaroj, kiujn vi ŝtelis, ĉar ni bezonas ilin por la evoluado.”

*  Li jam gvidis la provizoran registaron de 2005 ĝis 2011.

Usono, “baptopatro” de la nova ŝtato, sin montras tro indulga al ĝi. Ja vera diplomatia “mafio”, favora al la Sudana Popol-liberiĝa Movado (Sudan People’s Liberation Movement SPLM), la ribela organizaĵo oponanta al Ĥartumo, kiu ekregis en Ĵubo ekde la sendependiĝo, certigis al ĝi la favoron de la Obama-administracio kaj malpermesis ĉiun kritikon kontraŭ la kara protektato de Vaŝingtono.

Ĥartumo sukcesis profiti el la situacio. La prezidanto Omar Al-Bachir, konscia ke li posedas la ŝlosilon de la reelekto de sia suda samrangulo, komencis lertan ĉantaĝan politikon. Kun kiuj celoj? Unue, strangoli la nordan gerilon kondukatan de la Sudana Revolucia Fronto (Sudan Revolutionary Front SRF), tegmenta organizaĵo ariganta ĉiujn movadojn luktantajn kontraŭ lia reĝimo. La SRF batalas de la aŭtuno 2011, apogante sin sur la islamaj nigrulaj etnoj, kies fideleco al la araboj longe daŭris surbaze de religia komuneco. Sed tiu lojaleco diseriĝis dum la militaj jaroj (1983 ĝis 2002) kaj fine malaperis.

Longtempe uzataj kontraŭ la kristanoj, la islamaj nigruloj finfine ekkonsciis pri sia fremdiĝo, tiom socia kiom ekonomia, kaj ŝanĝis sian tendaron. La krizo en Darfuro, en 2003* markis la unuan etapon de ilia engaĝiĝo; paradokse, la sendependiĝo de la kristana Sudo, en 2011, markis la duan, ankoraŭ pli decidfaran. De nun la islamista registaro de Ĥartumo scias, ke ĝi engaĝiĝis en batalo por sia pluvivo. Kaj, fronte al islamanoj, li ne plu povas uzi religian argumenton. Ĝi do logike uzas rasismon kaj svingigas la minacon, kiun konsistigas laŭ li la “sklavoj” (al abid), termino ankoraŭ ofte uzata en la araba Sudano por paroli pri la nigruloj...

*  Vd. “Darfour, la chronique d’un “génocide ambigu””, Le Monde diplomatique, marto 2007.

Unuaj postuloj de la prezidanto Al-Bachir estas: la aplikado de la nafto-interkonsento de septembro 2012 kaj la fino de la subteno de s-ro Kiir al la SRF. Sed li volis eĉ pli. La ekonomia situacio de Ĥartumo estanta senespera, li postulis, ke Ĵubo forlasu la sufiĉe favorajn kondiĉojn de la interkonsento (10, 25 dolaroj por unu naftobarelo, kiel transitprezo tra la oleoduktoj de la Nordo), kaj komencu tuj pagi la planatajn 3 miliardojn da “kompensaj pagoj”, kies pagkalendaro ne estis difinita.

Por tio, necesis antaŭen paŝi al pli da ekrego de la Sudo fare de la Nordo. S-ro Al-Bachir do premis al s-ro Kiir, interrompante la petroleksportojn, kaj parte restarigante ilin poste — kvazaŭ ludo de kato kun muso. En julio 2013, kompreninte la planon de Ĥartumo, s-ro Kiir demisiigas sian kabineton, maldungas la vicprezidanton Machar kaj, dek tagojn poste, formas novan registaran teamon konsistantan el homoj fidataj de Ĥartumo (s-roj Riak Gok, Telar Ring Deng, Abdallah Deng Nhial). De tiam, petrolo denove alfluas kaj mono eniras. En novembro 2013, la prezidanto Al-Bachir iras al Ĵubo por anonci al sia samrangulo, ke venis la momento pagi la “kompensajn sumojn”. La alpago tuj komencu, kaj daŭrigu iom post iom, tra kresko de la transit-pagoj. S-ro Kiir submetiĝas, sed la transitpagoj tuj kreskegas*. La prezidanto Al-Bachir plene gajnis. Ĵubo estas nun regata de profitema etna teamo de intrigantoj, kiu enhavas, krom nukleo de dinkaoj el grupoj Rek kaj Agar*, aliajn etnanojn, rekompencitajn pro sia komplezo.

*  La sumo de tiuj transitpagoj estas ŝtata sekreto. Laŭdire, ĉirkaŭ 30 dolaroj por unu barelo.
*  La dinka-etno, plimulta en Sud-Sudano (manke de fidinda popolnombrado, oni taksas ĝin je 40% de la loĝantaro) estas “tribo” tiom vasta, ke ĝi estas dividita en “grupoj”, kiuj ofte kondutas kvazaŭ aŭtonomaj entoj. Simile estas pri la nuer-etno, la dua plej grava en la lando.

La operacio organizita de Ĥartumo kontribuas sufoki la demokration en la Sudo. Ja, la sud-sudana ŝtato ne estas vera ŝtato. Ĝi estas nur la projekcio de la ege centralizitaj strukturoj de aŭtoritatema gerilo-movado, kun armeo konsistanta el etnaj regimentoj malbone unuiĝintaj, devenantaj el la diversregionaj batalantaj grupoj de la 1983-2002-aj jaroj. Ĉi tiu origina fragmentiĝo intensiĝis kun la iom-post-ioma “integrado” de la milicoj, kiuj batalis por Ĥartumo dum la milito kaj kiuj estis apudmetitaj, regimenton apud regimento, sen zorgo pri homogenigo.

La demando estas ne nur: kiu gajnos la prezidantan elekton, sed ankaŭ kaj precipe pri kiel okazos la baloto. Ĉu vidiĝos granda kvalitoŝanĝo, ebliganta pasi de intrigantaro-reĝimo al juroŝtato? Antaŭ la eventoj de decembro 2013, oni povis esperi reformisman movadon kaj lukton por demokratio. Tiu scenaro ŝajnas nun ne verŝajna.

Fendoj de la etnaj disdividoj

Oni tro facile konsideras, ke la brutaleco de la nuna krizo devenas de etna konflikto. Sed temas precipe pri la diseriĝo de aŭtoritatema reĝimo, kiu hezitas inter vojoj de demokratia moderniĝo kaj klientarisma rigidiĝo. Kvankam la agantoj, kiel ofte en Afriko, identiĝas kun etnoj, la ŝlosilo de la eventoj troviĝas aliloke: en la multe pli vasta movado, kiu kondukis parton de la sendependista elito de la SPLM revizii sian pozicion, ĉar ĝiaj interesoj estis minacataj. En la embrieca politika vivo de Sud-sudano, la ĉefaj debatoj ne okazas en la parlamento, sed ene de tiu movado, kiu konservis la vertikalajn strukturojn hereditajn el sia leninisma pasinteco. La Nacia Liberiĝo-Konsilio (NLK) ja konsistigas kvazaŭ “Parlamenton de la partio”, kies esprimiĝon, survojan al demokratiiĝo, s-ro Kiir provas limigi.

Por li, same kiel por liaj partianoj, demokratia ŝanĝiĝo povas modifi valorajn akiritajn poziciojn. La 15-an de decembro, la formiĝanta opozicio prepariĝis por okazigi grandan unuigan manifestacion por postuli kunvenon de la NLK. La dinka-bataliono de la prezidanta gvardio tiam provis senarmigi nuer-batalionon — s-ro Kiir estas dinkao kaj s-ro Machar estas nuero — dum aliaj soldatoj arestis la dek unu “reformistajn” politikistojn taksatajn plej danĝeraj. S-ro Machar sukcesis fuĝi: la nuer-grupoj de la armeo ribeladis kaj interna milito komenciĝis, kun sia hororaĵoj. La hipotezo de puĉo organizita de s-ro Machar estas malverŝajna, sed la komparo kun la puĉo de la 18 brumaire* ŝajnas ja kongrua: ambicia prezidanto (s-ro Kiir) provas plifortigi sian povon fronte al la demokratia defio lanĉita de la propra partio.

*  La “18 brumaire” de la oka jaro (9a de novembro 1799), Napoleono Bonaparto renversis la “Direktoraron” per puĉo kaj fariĝis la unua konsulo.

La etna faktoro ludas rolon en tiu politika kadro: la nuer-soldatoj spontane ribelis por defendi sian probatalanton, la eksan vicprezidanton. En Ĵubo, la dinka-soldatoj tuj komencis murdadi, celante preskaŭ ekskluzive nuer-anojn, ĉu civilulojn, ĉu soldatojn. Sed la fendoj de tiu disdivido abundas. La vidvino de la altgvidanto de la sendependiĝa movado, s-ino Rebecca Garang, kvankam dinkao, sin poziciis en la reformista tendaro, kaj ŝia plej aĝa filo partoprenas en la delegacio de la nuero Machar. La dek unu reformistaj politikistoj arestitaj apartenas al kvin etnoj, kaj inter ili troviĝas du dinkaoj. En la Nordo, en la bataloj ĉirkaŭ la petrola urbo Bentiu, estas nueroj, aliĝintaj al s-ro Kiir, kiuj alfrontas aliajn nuerojn fidelajn al s-ro Machar. Ĉie en Equatoria, regiono nek nuera nek dinkaa, la malgrandaj triboj (Madioj, Barioj, Lotukoj, Toposaoj) elektas sian tendaron, ĝenerale tiun de s-ro Machar kaj de la reformistoj.

Nenie konstatiĝas determinismo, kiu postulus, ke ĉiu blinde sekvu sian triban preferon. La konsekvenco de tiuj elektoj ofte estas vivo aŭ morto. Ĉar perforto estas grandega, kaj ĝi intensiĝas des pli rapide, ke la mediaciantoj — la membrolandoj de la interregistara Aŭtoritato por disvolviĝo (Intergovernmental Authority on Development, IGAD)* — estas dividitaj, eĉ kvazaŭ luktantaj unu kontraŭ la aliaj. Etiopio strebegas resti neŭtrala en konflikto, kiu,en meza templimo, minacas ĝian sekurecon. Kenjo, komence tentata subteni s-ron Kiir, retiriĝis. Kaj Ugando eĉ pli malbone agis: en la nomo de la subteno al la “elektita registaro” de Ĵubo, la prezidanto Yoweri Museveni bombadis la ribelintajn regionojn, kaj troviĝis meze de januaro 2014 engaĝita en peza armea operacio en la direkto de Bor, tiel fariĝante juĝisto kaj partio.

*  Kreita en 1996, la IGAD arigas ses landojn: Ĝibutio, Etiopio, Kenjo, Ugando, Somalio kaj Sudano.

Preter la principo-deklaroj, la plivastigita “internacia komunumo” (Usono, Eŭropa Unio, Ĉinujo) restis strange silenta, kvazaŭ tiu subita krizo, frapanta la plej junan landon de la kontinento, tutmonde prifestitan antaŭ tri jaroj, lasas ĝin senvoĉa. Ĉinujo, ĉefa kliento de la sudana petrolo, ŝajnas preta atendi eliron de la krizo, kiun ĝi malfacile anticipas. Usono estas ĝenata de sia nerekta respondeco. Ĝi toleris perfortan devojiĝon kontraŭdemokratian kaj ĝi pentas pro tio, sen tamen akcepti, ke ĝiaj kontestantoj decidis armitan lukton.

Kien ni iras? Se la perforto, pliintensigita per la implikiĝo de Ugando, ne rapide ĉesos, la lando riskas enprofundiĝi en spiralon, kie tribismo, momente duon-rangigita de la lukto por demokratiigo, revenos sur la scenejon. Reala danĝero estus tiam, por lando tiom sub-instituciigita, tiu de plena diseriĝo. Kaj tiu de regiona katastrofo, ĉar, de la Centrafrika Respubliko ĝis Somalio suferanta internan militon, de Sudano ĉe la rando de ekonomia disfalo ĝis la eritrea diktaturo, la tuta subregiono enprofundiĝus en grandan krizon, kies viktimo povus fariĝi, iom poste, Etiopio.

Gérard PRUNIER


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Imperio de Videoludoj

Por gajni poentojn, legu ĉi tiun artikolon

Ilia graveco estas delonge subtaksita. Pro la disiĝo inter plenkreskuloj kaj la gejunuloj, kiuj ludas videoludojn, oni ilin rigardis kiel krudan distraĵon. Hodiaŭ, tamen, plenkreskulaj amantoj de Pac-Man dividas komunan kulturon kun siaj infanoj. Kun sia senprecedenca komputivo, ludkonzoloj proponas fantaziaĵojn, grafikaĵojn kaj scenojn kompareblajn al tiuj de filmoj, kun la jena diferenco: la ludanto estas aktoro.

Ĉiujare, je la 30-a de aprilo, Amsterdamo okazigas la Feston de la Reĝino, grandega pulbazaro dum kiu viroj ĝene kutimas urini en la strato. La polico prove monpunis la kulpulojn sed ŝajne nenio povis ĉesigi ĉi tiun tradicion ĝis kiam la akvoprovizanto Waternet elpensis senprecedencan rimedon: instali sur la strato urinejojn konektitajn al elektronikaj ekranoj. Pisante, la ĉasantoj de prezindaĵoj povis vidi la bildon de siaj avataroj ligitan al poentaro. Je la fino de la tago, oni repagis al la gajninto de la konkurso “Granda Pisado” la koston de lia pasintmonata akvofakturo. Ekrano, punktoj, rangotabelo, premio: ĉi tiuj elementoj depruntitaj de videoludado multe reduktis ofensivajn odorojn.

Ludoj ne nur estas flankokupo. (...) Ili estas vera solvo de problemoj kaj vera fonto de feliĉo*” argumentas la sociologo Jane McGonigal, la ĉefa guruino de ‘ludigado’*. Ŝi kredas ke, se oni instigas al individuoj adopti dezirindan konduton interŝanĝe por simbola aŭ materiala rekompenco en kunteksto de ludoj, oni eble povus “reinventi ĉion, de la ŝtato, sanzorgo kaj edukado ĝis tradiciaj amaskomunikiloj, merkatumado kaj entreprenemo.” Ludoj eĉ povus “estigi mondan pacon.”

*  Jane McGonigal, Reality Is Broken: Why Games Make Us Better and How They Can Change the World, Penguin Books, Novjorko, 2011.
*  ’ludification’ (FR), ‘gamification’ (EN), ‘ludigado’ laŭ GramTrans: la apliko de la teknikoj kaj psikologio de videoludoj por influi kondutojn en la reala mondo - ml

Ĉi tiaj ŝajne fantaziaj asertoj estas serioze taksataj de kreskanta nombro de komercaj entreprenoj, ŝtataj departementoj kaj magistratoj, kiuj volas utiligi efikajn metodojn por direkti siajn klientojn al bonaj kondutoj. Ludigado baziĝas sur la multe debatita teorio de “instrumenta kondiĉado”, lernmetodo diskonigita de Burrhus Frederic Skinner (1904-1990)* kiu unue ĝin testis per ronĝuloj: la teorio asertas ke agoj povas esti influataj de “eksteraj motivoj” negativaj (subpremo, timo pri puno) kaj pozitivaj (la serĉo por plezuro, la allogo de rekompenco). La elektronikaj urinejoj de Amsterdamo apartenas al la dua kategorio.

*  Burrhus Frederic Skinner, The Behavior of Organisms, D. Appleton - Century Company, Novjorko - Londono, 1938.

Kvankam hazardludoj por bonfaraj celoj vigligas kermesojn jam de jarcentoj, la hodiaŭa movado de ludigado devenas de la konjunkcio de tri elementoj: la dismultiĝo de propraj ekranoj, la ekgrandegiĝo de la kapacito konservi kaj trakti datumojn, kaj la influo de ideologio kiu asertas ke homoj similas maŝinojn: ili kalkulas siajn interesojn kaj atentas nur tion, kio ŝajnas al ili amuza aŭ profita. “Fervoruloj de ludigado malofte emfazas ĉi tiun paralelon, sed la maniero laŭ kiu ludprincipoj koloniis niajn vivojn proksime reflektas la disvastiĝon de la logiko de la merkato al niaj sociaj, kulturaj kaj politikaj institucioj” rimarkas la analizisto pri novaj teknologioj Evgeny Morozov. “Uzi ludojn por persvadi homojn preni sian medikamenton, ĉesi fumi aŭ frekventi lernejon estas esence same kiel pagi ilin por tion fari”*.

*  Evgeny Morozov, To Save Everything, Click Here: Technology, Solutionism and the Urge to Fix Problems That Don’t Exist, Penguin Books, Londono, 2013.

La ideo ŝanĝi la mondon per videoludoj, tamen, estas uzita de sendependaj programistoj kiuj volas utiligi komputilojn por reliefigi sociajn dinamikojn kaj pliigi politikan konscion. Ekzemple, la Mcdonald’s Videogame* roligas la ludanton kiel administranton de la samnoma kompanio por komprenigi la funkciojn de la industrio de rapidmanĝoj, de premgrupa agado ĉe la usona Kongreso ĝis korupto en la landoj de la Sudo. Antiwargame, kreita de la artisto Josh On, lasas ke la ludanto fariĝu prezidanto de Usono okupata pri la milito kontraŭ terorismo, kaj rivelas la koluzion inter ekonomiaj, militistaj kaj amaskomunikilaj interesoj.

*  La McDonald’s Videogame, enreta ludo kreita de la itala firmao La Molleindustria, estas parodio de la komercaj praktikoj de la tutmonda entrepreno McDonald’s - ml

Ĉi tiaj “persvadaj ludoj”, kiel ilin nomis sociologo Ian Bogost*, havas malmulton komunan kun la videoludaj instigoj de hodiaŭ, ĉar ludigado rekompencas bonajn praktikojn (parkumu en konvena loko, manĝu ekvilibran dieton) kaj tial influas efikojn, ne kaŭzojn. Kiam Nissan aljuĝas poentojn al la kondukanto de sia lasta elektra aŭto pro evito de nenecesa akcelo - la poentaro montriĝas sur la instrumentpanelo kune kun tiuj de aliaj aŭtistoj apudaj* - la japana fabrikisto instigas al la akiro de reflekso, kaj ne de kompreno pri kial gravas energiŝparado. La virtuala medalo aljuĝita al la plej ŝparema aŭtisto egale povus esti aljuĝita al bone trejnita paviano.

*  Ian Bogost, Persuasive Games: The Expressive Power of Videogames, The MIT Press, Kembriĝo (Masaĉuseco), 2010.
*  Rachael King, ‘The games companies play’, Bloomberg Businessweek, Novjorko, la 5a de aprilo 2011.

Sistemo de poentoj, kun tuja ĝisdatigo per inteligenta poŝtelefono kaj la allogo de simpleco, faciligas komparojn kaj konkuradon kun aliaj “ludantoj”. Ĝi ankaŭ ebligas senliman variadon. En sia raporto de marto 2013, la konsultofirmao Deloitte sugestis ke, por redukti la superpleniĝon de prizonoj, oni instigu al kondiĉe liberigitaj prizonuloj plenumi siajn devojn per aplikaĵo en inteligentaj telefonoj kiu aljuĝos al ili poentojn (konverteblajn en mallongigon de la kondamno) ĉiam, kiam ili venas akurate por rendevuo kun sia kontrolisto, kaj kiu dekalkulos poentojn se ili foriras de sia asignita loĝloko*.

*  Evgeny Morozov, ‘Imprisoned by innovation’, The New York Times, la 23a de marto 2013.

Metodo por nerimarkite influi la konduton de individuoj nepre baldaŭ kaptos la atenton de la komerca mondo*. Komercaj entreprenoj rapide ekkonsciis ke ili povus utiligi la videoludan mondon por varbi kaj trejni siajn dungitojn, pliigi produktivon, plifortigi la lojalecon de klientoj kaj reklami siajn produktojn. Gartner, usona firmao de esploroj pri informa teknologio, antaŭvidas ke, ĝis 2015, 70% el la du mil plej grandaj firmaoj de la mondo uzos ludoteknologiojn. En Usono, la merkato por ludigado, kiu valoris USD 100 milionojn en 2010, devus atingi USD 1,6 miliardojn en 2015*.

*  Vidu Laura Raim, ‘Pire que l’autre, la nouvelle science économique’, Le Monde diplomatique, julio 2013.
*  Gabe Zichermann, ‘Gamification is here to stay’, The Atlantic, Vaŝingtono, la 29a de aŭgusto 2011.

La novjorka firmao Next Jump, specialisto pri la dizajnado de rekompencaj sistemoj en la formo de videoludoj, havas inter siaj klientoj Bank of America, JPMorgan Chase kaj AT&T. “Ni troviĝas meze de vetarmado por amuzado” ĝojege diras Gabe Zicherman, la organizinto de la unua Pintokunveno de Ludigado en januaro 2011. En Honkongo, Kokakolao jam ne estas kontenta pri reklamoj kiujn la televidspektanto pasive sorbas. La aplikaĵo “Chok! Chok! Chok!” invitas al la uzantoj ŝanceli siajn inteligentajn telefonojn kiam reklamo pri la ŝaŭmakvo aperas televide; la plej viglaj ŝancelantoj ricevas rabatkuponojn. Je la tago de sia lanĉo, la aplikaĵo atingis la supran lokon ĉe la honkonga butiko de Apple.

Dum ĝi helpas akceli vendojn, ludigado ankaŭ estas potenca ilo de la administrado de dungitoj kiu kovras per distra verniso la tradiciajn strategiojn por instigi al dungitoj reciproke konkuri. La Language Quality Game de Mikrosofto rangigas kaj rekompencas dungitojn kiuj rimarkas misfunkciojn en la operaciumo Windows. Inspirite de praktikoj en telefonaj informejoj, usonaj restoracioj uzas aplikaĵon kreitan de Boston Objective Logistics por konservi registron pri siaj kelneroj. Tiuj, kun la plej bonaj rezultoj - laŭ la nombro de servitaj manĝoj, ricevitaj gratifikoj ktp. - gajnas “poentojn de karmo” kaj la ŝancon servi al la plej alt-elspezaj tabloj.

Sed kiel estas amuze rompi rekordojn pri faritaj telefonvokoj aŭ garnitaj tabloj? Ĉi tiu formo de cifereca staĥanovismo, rebeligita per la brilaj koloroj de Silicon Valley, nerezisteble rememorigas pri la konkuroj de produktivo organizitaj inter laboristoj en eks-Sovetunio. Ĝi transformas la duarangajn erojn de videoludado (poentoj, niveloj, rangotabelo, medaloj) en la ĉefan allogaĵon: la ludo mem estas malmulte interesa. Komercaj entreprenoj ne elektis ebligi, ke dungitoj povu produkti utilajn varojn kaj servojn en bonaj laborkondiĉoj kaj kontraŭ bonaj salajroj por tiel fari laboron alloga, sed inventas eksterajn stimulojn kiuj instigas al partopreno en laboro kiu estas fremdiga, stresiga kaj ofte malalte salajrata. Estas la rekompenco kiu instigas, ne la ĝuo de la ludo. Laŭ Ian Bogost, ĉi tiuj estas “fiformoj de ludoj” kiujn li nomas “exploitationware” (ekspluatiloj)*.

*  Ian Bogost, ‘Gamification is bullshit’, la 8a de aŭgusto 2011, www.bogost.com

Ĉe Target, la due plej granda ĉeno da rabatvendejoj en Usono, ludo trudata al butikkasistoj puŝis la videoludan trompon ĝis ĝia kulmino*. Kiam dungitoj skanas varon, signo aperas sur ilia ekrano: verda, kiam ili laboras sufiĉe rapide, ruĝa se ili estas tro malrapidaj. Poentaro super 82% meritas gratulon de la ĉefo; pli malalta poentaro riskas degradon aŭ maldungon. Ludo en kiu oni povas malgajni, sed neniam gajni.

*  Gabe Zichermann kaj Joselin Linder, ‘The Gamification Revolution. How Leaders Leverage Game Mechanics to Crush the Competition’, McGraw-Hill, Novjorko, 2013.

Benoît BRÉVILLE kaj Pierre RIMBERT


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Klimataj katastrofoj borse notataj

Kiam la financo interesiĝas pri la naturo

Sekecoj, uraganoj, inundoj: en ĉiuj partoj de la mondo klimataj katastrofoj alportas homajn dramojn kaj impresajn bildojn. Kaj ili metas sobran demandon: kiu pagos la sekvojn? La asekuroj, kiam ili devus perdi tro, igas pagi la ŝtatojn. Sed tiuj, sufokiĝantaj sub la ŝuldo, penas pagi. Ili do turnas sin al la financmerkatoj, al ties glaciaj kalkuloj kaj spekulaj produktoj.

EN NOVEMBRO 2013, la “supertifono” Haiyan bategis la insularon Filipinoj: pli ol ses mil mortintoj, miliono kaj duono da loĝejoj detruitaj aŭ damaĝitaj, 13 miliardoj da dolaroj da materiaj detruoj. Tri monatojn poste, du makleristoj de la privataj asekurkompanioj Munich Re kaj Willis Re akompanataj de reprezentantoj de la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Reduktado de la Riskoj de Katastrofoj (UNISDR laŭ la angla) prezentis al la filipinaj senatanoj novan financprodukton destinitan provizore solvi la supozatan nekapablon de la ŝtato koncerne la klimatajn katastrofojn: la Philippines Risk and Insurance Scheme for Municipalities (PRISM). Temas pri ia prunto pri katastrofoj kun alta rendimento kiun la urboj proponus al privataj investistoj.* Tiuj ricevus eksterordinarajn interezkvotojn subvenciatajn de la ŝtato, sed, kaze de katastrofo kun antaŭdifinita forto kaj graveco, ili perdus sian enmetitan monon.

*  Imelda V. Abano, “Philippines mulls disaster risk insurance for local governments”, Thomson Reuters Foundation, Londono, 22-a de januaro 2014.

“Klimataj derivaĵoj” (weather derivates), “katastrof-obligacioj” (catastrophe bondscat bonds) kaj aliaj produktoj de klimata asekuro spertas grandan sukceson. Krom aziaj landoj, Meksiko, Turkio, Ĉilio aŭ la usona ŝtato Alabamo, akre tuŝita de la uragano Katrina en la jaro 2005, en iu aŭ alia formo uzis ilin. Laŭ la instigistoj de tiuj instrumentoj necesas konfidi la asekuron de naturaj riskoj kaj ĉion kio ĉirkaŭas ĝin ‒ asekurpagojn, taksadon de minacoj, sendamaĝigo de la viktimoj ‒ al la financmerkatoj. Sed kial la financo interesiĝas pri la naturo ĝuste en la momento en kiu tiu montras ĉiam pli klarajn signojn de elĉerpiĝo?

Dum pluraj jarcentoj la Tero donis al la ekonomiaj sistemoj malmultekostajn krudmaterialojn kaj resursojn. La ekosistemo sukcesis ankaŭ sorbi la rubaĵojn de la industria produktado. Nu, tiuj du funkcioj jam ne haveblas tiel facile. Ne nur la prezo de la krudmaterialoj kaj de la mastrumado de la rubaĵoj altiĝas, sed la pliofteco kaj pligraviĝo de la naturkatastrofoj altigas la ĝeneralajn kostojn de asekuro. Kaj ĝi premas la profitkvoton de la industriaj agantoj malsupren. Tiel, la ekologia krizo estas ne nur la respegulaĵo, sed ankaŭ la ebla lanĉanto de krizo de la kapitalismo.

En tiu kunteksto, la financismigo ŝajnas doni elturniĝon: la kompanioj de asekuro kaj de reasekuro (vidu la artikolon “Nigra pintlisto”)realigas novajn manierojn distribui la riskon, kies ĉefa estas la valorpaperigo de la klimataj danĝeroj. Transponado al la meteologia skalo de la meĥanismoj testitaj kun la konata sukceso en la usona nemoveblaĵo ...

Inter la plej fascinaj produktoj de tiu nova financa armilaro: la “obligacio katastrofo”. Obligacio estas valorpapero pri ŝuldo aŭ pri ono de ŝuldo, interŝanĝebla en merkato kaj borse notata. La aparteco de tiuj cat bonds venas de tio ke ili devenas ne el ŝuldo kontraktita de ŝtato por renovigi siajn infrastrukturojn, aŭ de entrepreno por financi novigon, sed el la naturo kaj ĝiaj sortoŝanĝoj. Ili koncernas eventon kiu povas, sed ne nepre devas okazi kaj pri kiu oni scias, ke ĝi kaŭzas gravajn homajn kaj materiajn damaĝojn. Pro tio necesas space kaj tempe dispartigi la riskojn, tiel ke ili fariĝu finance ne senteblaj. Laŭ la mezuro en kiu la merkatoj etendiĝas mondskale, tiuj riskoj ricevas per valorpaperigo maksimuman etendiĝon.

Tiu miraklaĵo de la financa sistemo aperis en 1994, mallonge post serio da sortobatoj kun eksterordinare altaj kostoj (la uragano Andrews en Florido en la jaro 1992, la tertremo de Northridge en Kalifornio en 1994) devigis la asekur-industrion trovi novajn resursojn. Poste, proksimume ducent cat bonds estis eldonitaj, el kiuj dudek sep sole dum la jaro 2007, por sumo de 14 miliardoj da dolaroj.

Kariba uragano kontraŭ cunamo en Azio

KIEL ĈIA financa valorpapero, la klimataj obligacioj subjugiĝas al la notagentejoj ‒ Standard & Poor’s, Fitch kaj Moody’s ‒, kiuj ordinare donas al ili la mezkvalitan noton BB, kiel signon ke ili ne estas senriskaj. La valoro de cat bond fluktuas en la merkato laŭ la pli aŭ malpli granda probablo ke la minaco realiĝos laŭ la propono kaj postulo de la koncernata valorpapero. Okazas ke tiuj valorpaperoj estas daŭre interŝanĝataj kiam katastrofo proksimiĝas kaj eĉ dum ĝi okazas, ekzemple dum varmego en Eŭropo aŭ dum uragano en Florido. Tion la specialiĝintaj makleristoj nomas, kun la sento pri la formulo, kiu karakterizas ilin, live cat bond trading ‒ la rekta komerco pri valorpaperoj.*

*  Burleskaj scenoj estis priskribitaj de Michael Lewis en “In nature’s casino”, The New York Times Magazine, 26-a de aŭgusto 2007.

Borso por interŝanĝi valorpaperojn nomata Catex, por Catastrophe Risk Exchange, situanta en Nov-Ĵerzejo, aperis en la jaro 1995. Investisto ekstreme elmetita al kaliforniaj tertremoj povus tie diversigi siajn cat bonds per ilia interŝanĝo kontraŭ aliaj pri karibiaj uraganoj aŭ pri cunamoj en la Hindia Oceano. Catex havas ankaŭ la funkcion liveri al siaj klientoj datumbazojn per kiuj ili povas mem taksi la riskojn.

La modeligaj agentejoj ‒ decida aganto en tiu sistemo ‒ dediĉas sin al catastrophe modeling, do al modelado de katastrofoj. Ilia celo estas kalkuli la naturon kaj redukti kiom eble plej la malcertecon. Ekzistas malgranda nombro da modeligaj agentejoj en la mondo, plejparte usonaj: Applied Insurance Research (AIR), Eqecat kaj Risk Management Solutions (RMS). Laŭ variabloj kiaj la ventrapido, la grandeco de ciklonoj, temperaturoj, sed ankaŭ la fizikaj ecoj de la koncernata zono (materialoj uzataj en la konstruado, speco de tereno, loĝantaro), ili taksas la kostojn de katastrofo kaj ankaŭ la kompensaĵojn kiujn la asekuristoj devas pagi. Kaj, sekve, ili determinas la prezon de cat bond.

La plej multaj el tiaj obligacioj estis ĝis nun eldonitaj de asekuristoj kaj reasekuristoj. Sed, ekde la mezo de la 2000-aj jaroj, la ŝtatoj mem surmerkatigas “suverenajn” cat bonds, kiel oni nomas ŝtatajn ŝuldojn suverenaj ŝuldoj. Tiu tendenco, lanĉita de teoriuloj pri asekuro devenaj de la Wharton School de la universitato de Pensilvanio, unu el la plej prestiĝaj komercaj lernejoj de la mondo, estas aktive subtenata de la Monda Banko kaj de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD).

Tiu delokiĝo ilustras la densan ligiĝon inter la buĝeta krizo de la ŝtatoj (enŝuldiĝo kaj malaltiĝo de iliaj enspezoj) kaj la media krizo. Pro siaj malfacilaĵoj la ŝtatoj montriĝas ĉiam malpli kapablaj pagi la asekurajn kostojn de la klimataj katastrofoj per konvenciaj rimedoj, do ĉefe per la impostoj. Ili fariĝos des malpli kapablaj kun la altiĝo de la nombro kaj potenco de tiuj katastrofoj pro la klimata ŝanĝiĝo. Por la registaroj en ekstrema situacio, la financismigo de la asekuro de la klimataj riskoj estas elturniĝo: valorpaperigo anstataŭas imposton kaj nacian solidarecon. Jen punkto, en kiu la ekologia krizo kaj la financa krizo kunfandiĝas, kiel la ekzemplo de Meksiko montras.

Uraganoj en la golfo de Meksiko, tertremoj, preterglitoj aŭ erupcio de la vulkano Popokatepetlo* super Meksikurbo: la lando ŝajnas esti ĉirkaŭata de minacoj. La ŝtato, lastinstanca asekuristo pri katastrofoj, kompensas la viktimojn el la federacia buĝeto, do per impostoj, laŭ la principo de nacia solidareco, parto de la principoj de la moderna naciŝtato. En la jaro 1996 la registaro starigis Fonduson pri naturkatastrofoj nomata “Fonden” destinita samtempe doni urĝan helpon al la viktimoj de katastrofo kaj ebligi rekonstruadon de la infrastrukturoj. Tiu rimedo funkciis, ĝis kiam serio da katastrofoj kun eksterordinaraj kostoj frapis la landon. En 2005, la federacia registaro elspezis 800 milionojn da dolaroj por mildigi iliajn sekvojn, dum ĝi estis planinta dediĉi al tio ... 50 milionojn.*

*  En la hispana: Popocatépetl [popokatépetl]. -vl
*  Erwann Michel-Kerjan (sub la dir. de), “Catastrophe financing for governments: Learning from the 2009-2012 Multicat Program in Mexico”, OECD [OEKD] Working Papers on Finance, Insurance and Private Pensions, n-ro 9, Parizo, 2011. Tiu raportaĵo estas la fonto de la du sekvaj paragrafoj.
Tre devigaj kriterioj

LA IDEO valorpaperigi la asekuron de tertremaj riskoj konkretiĝis en la sekva jaro, laŭ instigo de la Monda Banko. En 2009, la lando decidis enpreni uraganojn en la kontrakto, kio okazigis programon nomatan “multicat”, kiu kovras plurajn riskojn. Ĉe la tablo de intertraktado sidis nur seriozuloj: la financministro de Meksiko kaj reprezentantoj de la banko Goldman Sachs kaj de la reasekuristo Swiss Re Capital Markets, taskitaj vendi la programon al la investistoj. Ankaŭ Munich Re partoprenis, same kiel du grandaj usonaj advokataj kabinetoj, Cadwalader, Wickersham & Taft kaj White & Case. AIR, la agentejo de modeligo taskita starigi la parametrojn de lanĉiĝo de la obligacio ‒ la sojlon de graveco trans kiu la investistoj perdas sian investaĵon ‒, ellaboris du modelojn: unu pri tertremoj, la alian pri uraganoj. Post kiam la cat bond estis registrita de Goldman Sachs kaj Swiss Re en la Kajman-insularo, ĝi estis vendata al la investistoj dum vendinstigaj “turneoj” organizitaj de la bankoj.

Ĉiufoje kiam katastrofo frapas Meksikon, la agentejo AIR do determinas, ĉu la evento kongruas kun la parametroj starigitaj de la traktintoj. Se jes, la investistoj devas disponigi la monon al la meksika ŝtato. Alie ili elspezas nenion, sed daŭre enspezas konsiderindan asekuran pagon.

En aprilo 2010 tertremo detruis la meksikan ŝtaton Malalt-Kalifornio; sed ĝia centro troviĝis norde de la zono limigita de la cat bond: la mono de la obligacio ne liberiĝis kaj Meksiko daŭre pagis interezojn. Same, kiam du monatojn poste uragano frapis la ŝtaton Tamaŭlipo*, ĝia potenco estis malpli alta ol la antaŭe determinita sojlo, kaj Meksiko ne ĝuis la dolarojn. La kriterioj estas tiom devigaj, ke nur tri el la ducent cat bonds elmetitaj de dek kvin jaroj efektiviĝis (The Economist, 5-a de oktobro 2013).

*  En la hispana: Tamaulipas [tamaŭlípas]. -vl

En sudorienta Azio, regiono aparte elmetita al naturkatastrofoj, la starigo de suverenaj cat bonds fariĝis laŭ apartaj kondiĉoj.* En Indonezio, la plej granda islama lando de la mondo, aplikiĝas la principoj de islama asekuro, la takaful. La reasekuristo Swiss Re, kiu bone scias, ke tiu sektoro de jardekoj spertas 25-elcentan kreskon (kontraŭ 10 elcentoj de la tradicia asekurmerkato), multe klopodas por fortigi sian sharia credibility, laŭ sia propra esprimo.* La evolulandoj estas ofte plej akre trafitaj de la klimataj katastrofoj, same pro geografiaj kaŭzoj kiel ĉar por alfronti ilin ili ne disponas pri la samaj rimedoj kiel la okcidentaj landoj. La altiĝo de la marnivelo tuŝas Nederlandon same kiel Bangladeŝon, sed preferindas alfronti la fluojn en Amsterdamo ol en Munŝiganj.*

*  “Advancing disaster risk financing and insurance in ASEAN member states: Framework and options for implementation”, Monda Banko, Vaŝingtono, aprilo 2012, www.gfdrr.org.
*  Kp “Insurance in the emerging markets. Overview and prospects for islamic insurance”, Sigma, n-ro 5, Zuriko, 2008.
*  Vd Donatien Garnier, Au Bangladesh, les premiers réfugiés climatiques”, Le Monde diplomatique, aprilo 2007.

La obligacioj pri katastrofo ‒ aŭ, en alia registro, la karbonkvotoj ‒ ne estas la solaj financproduktoj ligitaj kun naturaj procezoj. La klimataj derivaĵoj (weather derivates) ekzemple proponas al investistoj vetojn pri la okazonta vetero, do pri la variaĵoj de la meteologio kiuj ne implicas interrompon de la normala irado de la socia vivo. De sporta evento tra rokmuzika koncerto ĝis rikolto aŭ la fluktuado de la gasprezo, multaj aspektoj de la modernaj socioj estas influataj de la vetero. Oni taksas ke kvarono de la jare produktata riĉaĵo estas sentema pri ĝia efiko.* La principo de la klimata derivaĵo estas preskaŭ infane simpla: financa sumo liberiĝas profite al ĝia aĉetinto en la kazo kiam la temperaturoj ‒ aŭ alia meteologia parametro ‒ transiras, aŭ male ne atingas, antaŭe determinitan nivelon; ekzemple, se la malvarmo ‒ kaj do la elspezoj por energio ‒ pli altas ol certa sojlo, aŭ se la pluvo limigas la frekventadon al distroparko en somero.

*  Frédéric Morlaye, Risk Management et assurance, Economica, Parizo, 2006.

En la kampkulturo, certaj derivaĵoj havas kiel temon ‒ la aktiva realaĵo kiun la financa instrumento celas ‒ la tempon de ĝermado de la plantoj. Indico kiel la grado-tagoj de kresko (growing degree days) mezuras la diferencon inter la mezuma temperaturo kiun rikolto bezonas por maturiĝi kaj la reala temperaturo, kiu lanĉas pagon en la kazo de transiro de fiksita sojlo. En la kadro de interŝanĝo (“swap”), du entreprenoj, kiujn la klimataj variaĵoj tuŝas en kontraŭa maniero, povas decidi asekuri sin reciproke. Se entrepreno pri energio perdas monon en kazo de tro milda vintro kaj societo kiu organizas vintrosportajn eventojn, en kazo de tro forta vintro, ili pagas al si reciproke antaŭe determinitan sumon laŭ la altiĝo aŭ malaltiĝo de la termometro.*

*  Melinda Cooper, “Turbulant worlds: Financial markets and environmetal crisis”, Theory, Culture & Society, n-ro 27, Londono, 2010.

La antaŭuloj de la klimataj derivaĵoj aperis en la kampkulturo de la 19-a jarcento, nome en Usono, en la Chicago Board of Trade. Ili celis krudmaterialojn kiel kotonon kaj tritikon.* En la momento de liberaligo kaj malfermo de la financaj merkatoj, en la 1970-aj jaroj, kaj de la multigo de la derivitaj produktoj, la eblaj temoj multiĝis. Tiukampe pioniris la multnaciaj energikonzernoj, interalie Enron, kiuj trovis en ili rimedon por “egaligi” siajn riskojn kaj perdojn.* Tiel, post la vintro de 1999-1990, aparte milda en Usono pro la efiko de la fenomeno Niña, kelkaj trafitaj entreprenoj decidis uzi derivaĵojn por “kovri” siajn perdojn. Efektive, por tiaj entreprenoj fluktuoj de kelkaj gradoj implicas kolosajn financajn variaĵojn. Ekde la jaro 1999 la klimataj derivaĵoj interŝanĝiĝas en la Chicago Mercantile Exchange, historie specialiĝinta pri kampkulturaj produktoj. La apero de tiuj financaj produktoj iras sampaŝe kun la privatigo de la meteologiaj servoj, speciale en la anglosaksaj landoj: ili lastinstance determinas la sojlon trans kiu derivaĵo lanĉiĝas.

*  Pri historio de tiuj financaj produktoj, kp William Cronon, Nature’s Metropolis: Chicago and the Great West, W. W. Norton, Novjorko, 1992, ĉapitro 3.
*  John E. Thornes, “An introduction to weather and climate derivatives”, Weather, vol. 58, n-ro 5, Reading (Britio), majo 2003; Samuel Randalls, “Weather profits: Weather derivatives and the commercialization of meteorology”, Social Studies of Science, vol. 40, n-ro 5, Kingston (Kanado), oktobro 2010.

En artikolo kun la subtitro “Kial la medio bezonas la altan financon”, tri teoriuloj de la asekuro nun proponas starigi species swaps, ia derivaĵo pri la risko de malapero de specioj.* La interpenetriĝo de la financo kaj de la naturo aperas ĉi tie en unu el siaj plej radikalaj formoj: fari la konservadon de la specioj profitiga por la entreprenoj, por instigi ilin zorgi pri la biodiverseco. Efektive, pri tiu multekosta iniciato respondecas en ĉi tiu momento la ŝtato, kies kasoj estas pli kaj pli ofte malplenaj. Ankaŭ ĉi tie, la argumento de la impostkrizo pravigas la financismigon de la naturo.

*  Kp Jameds T. Mandel, C. Josh Donlan kaj Jonathan Armstrong, “A derivate approach to endangered species conservation”, Frontiers in Ecology and the Environment, n-ro 8, Vaŝingtono, DC, 2010.

Ni imagu, ke la ŝtato Florido subskribas kun entrepreno kontrakton pri species swap kun la temo variaĵon de minacata testudo kiu vivas en la ĉirkaŭo de la kontraktanta societo. Se la nombro de ekzempleroj de la specio kreskas pro la zorgemo de la entrepreno, la ŝtato pagas al ĝi interezojn; se, male, la testudoj malpliiĝas aŭ proksimiĝas al la sojlo de estingiĝo, la entrepreno pagas la monon al la ŝtato, por ke tiu povu okazigi savadon.

La “mediaj hipotekoj” “environmental mortgages” ‒ iaj subprime kies temo ne estas nemoveblaĵo, sed parto de la medio ‒, la valorpaperoj pri arbaroj (“forest backed securities”) aŭ eĉ la financaj meĥanismoj ligitaj kun malsekaj zonoj (“wetlands”), liberaligitaj en Usono de la registaro de s-ro George H. Bush en la 1990-aj jaroj, estas alia ekzemplo de la sama tipo.

La kapitalismo, klarigas la teoriulo pri ekosocialismo James O’Connor, implicas “produktadkondiĉojn”.* En la mezuro en kiu ĝi disvolviĝas, ĝi malfortigas siajn produktadkondiĉojn. Dum la malmultekosta petrolo dum pli ol jarcento ebligis la funkciadon de tio, kion Timothy Mitchell nomas la “karbonan demokration”,*, ĝia malabundiĝo konsiderinde altigas la kostojn de la industrio. La kapitalo bezonas tiujn produktadkondiĉojn, sed ne povas fari alie ol elĉerpi ilin. Tion O’Connor nomas la “dua kontraŭdiro” de la sistemo: tiu inter la kapitalo kaj la naturo, dum la unua estas inter kapitalo kaj laboro.

*  James O’Connor, Natural Causes: Essays in Ecological Marxism, Guilford Press, Novjorko, 1997.
*  Timothy Mitchell, Carbon Democracy: Le pouvoir politique à l’ère du pétrole. La Découverte, Parizo, 2013.

Tiuj du kontraŭdiroj interplektiĝas: la homa laboro generas valoron per transformado de la naturo. La unua kontraŭdiro kondukas al tendenca malaltiĝo de la profitkvoto, do al apero de profundaj krizoj de la sistemo. La dua siavice kondukas al kreskanta plikostigo de la plufunkciado de la produktadkondiĉoj, kiu ankaŭ premas al malaltigo de la profitkvoto, ĉar kreskantaj sumoj de kapitalo uzataj por ilia plufunkciado ‒ ekzemple, por la esplorado de petrolrezervoj ĉiam pli malfacile alireblaj ‒ ne transformiĝas en profiton.

En tia situacio la moderna ŝtato ludas la rolon de peranto inter kapitalo kaj naturo: ĝi reguligas la uzadon de la produktadkondiĉoj por ke ili estu ekspluateblaj. La celo de la ekosocialismo konsistas en malmuntado de la triopo, kiun formas la kapitalismo, la naturo kaj la ŝtato. Necesas malebligi tiun lastan agi favore al la interesoj de la kapitalo kaj reorienti ĝian agadon favore al la bonstato de la loĝantaroj kaj al la konservado de la naturaj ekvilibroj. La konferenco Parizo Klimato 2015 (“Paris Climat 2015” ‒ COP 21), pri kiu la registaro de s-ro François Hollande ŝajnas havi grandajn esperojn, donos al la tutmonda movado por klimata justeco la okazon aŭdigi tiun postulon.

Razmig KEUCHEYAN.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nigra pintlisto

LA MODERNA asekuro estas nedisigeble ligita kun la reasekuro ‒ la “asekuro de la asekuristoj” ‒, kiu sekvas ĝin kvazaŭ ĝia ombro.* Tiu ekzistas por la asekuristoj por ŝirmi sin kontraŭ riskoj, kiujn ili taksas gravaj kaj por kiuj ili kontraktas asekuron pri la asekuroj. La meĥanismo estas la sama kiel en la pli malalta grado: la asekuristo pagas asekurpagon al la reasekuristo, kiu pagas al li kompensaĵojn en kazo de katastrofo. Tiujn asekurpagojn la reasekuristo plej ofte investas en financajn obligaciojn, kies profitoj servas por pagi la kompensaĵojn al la asekuristoj. Tiel la reasekuristoj troviĝas ekde la 19-a jarcento en la unuaj lokoj de la internacia financo. La sektoro ‒ hodiaŭ dominata de la kompanioj Munich Re (fondita en la jaro 1880) kaj Swiss Re (kreita en 1863) ‒ aperis post incendioj kiuj detruis plurajn grandajn urbojn. En la jaro 1842, Hamburgo estis la viktimo de la flamoj; la germanaj asekuristoj troviĝis tiam en situacio de bankroto, kaj la reasekuro naskiĝis.

*  Vd la artikolon de Razmig Keucheyan: Klimataj katastrofoj borse notataj. Kiam la financo interesiĝas pri la naturo.

Pluraj tipoj de riskoj lastatempe transformegis la sektoron: la terorismo, la teĥnologiaj riskoj kaj la plioftiĝo de naturkatastrofoj ‒ ĉefe pro la klimata ŝanĝiĝo ‒ kun ĉiam pli altaj kostoj. Swiss Re produktas tre kompletajn jarajn donitaĵojn, en la revuo titolita Sigma, pri la amplekso de la homaj kaj materiaj damaĝoj, kiuj rezultas el tio.* La sumoj koncernas ĉefe la asekuritajn havaĵojn, per aliaj vortoj la sumoj, kiujn la asekuristoj kaj reasekuristoj pagis al siaj klientoj. Nu, en la evolulandoj nur 3 elcentoj de la perditaj havaĵoj estas asekuritaj, kontraŭ pli ol 40 elcentoj en la evoluintaj landoj.*

*  Kp www.swissre.com/sigma kaj pli speciale “Catastrophes naturelles et techniques en 2011”, Sigma, n-ro 2, Zuriko, 2012. La sekvantaj donitaĵoj estas prenitaj el tiu numero.
*  “Adaptation to climate change. Linking disaster risk reduction and insurance”, United Nations International Strategy for Disaster Reduction Secretariat (UNISDR), Ĝenevo, 2009.

Kun 75 miliardoj da dolaroj la uragano Katrina, kiu furiozis en la regiono de Nov-Orleano en la jaro 2005, montriĝas ĝis nun la plej kosta epizodo de la historio pri asekuritaj damaĝoj ekde 1970 ‒ kiam tiaj donitaĵoj ekkolektiĝis. La fakturo montriĝas eĉ pli alta, se oni konsideras la neasekuritajn havaĵojn. Poste sekvas la tertremo kun cunamo en Japanio en la jaro 2011 (35 miliardoj) ‒ kiu kaŭzis ankaŭ la atomkatastrofon de Fukuŝimo* ‒ la uragano Andrews de 1992 en Usono (25 miliardoj) kaj la teroristaj atencoj de la 11-a de septembro 2001 (24 miliardoj). Tiu 11-a de septembro estas la plej multekosta evento, kiun Swiss Re kvalifikas kiel “teĥnika”, do, sen rilato al naturfenomeno.

*  Vd pri tiu la originale en Esperanto verkitan libron de Jasuo Hori: Tertrema katastrofo de Japanio. Taglibro. Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 2011, 165 paĝoj, ISBN 978-2-918300-56-4.

En Francio, en 2003, jaro de varmego, la kunmetitaj kostoj de la naturkatastrofoj estis pli ol 2 miliardoj da eŭroj, rekordo por la lando. Dum la lastaj dudek jaroj la ĉefa naturrisko estis la inundoj, sekvataj de sekeco. Inter la dudek kvin plej kostaj katastrofoj de la periodo 1970-2010, pli ol la duono okazis post 2001. La nombro de uraganoj de la kategorio 4 aŭ 5 duobliĝis en tridek kvin jaroj (ĉe tio 5 estas la maksimuma ventforto).

Tiaj eventoj povas kaŭzi altan materian koston, sed malaltan homan koston, kaj inverse. La plej mortigaj estas la ventegoj kaj la inundoj kaŭzitaj en 1970 de la ciklono Bhola en Bangladeŝo (tiam ankoraŭ Orienta Pakistano) kaj en la barata ŝtato Bengalo, kiuj kaŭzis proksimume tricent mil viktimojn. En tria pozicio troviĝas la tertremo en Haitio en 2010, kun ducent dudek du mil mortintoj. La eŭropaj varmego kaj sekeco de 2003, kiuj kaŭzis la morton de tridek kvin mil homoj, estas en la dekdua pozicio. Tiu estas cetere la unua registriĝo en la listo pri Eŭropo, dum tiu ĉi okupas kun Usono la plej altan lokon en la tabelo pri la finance plej kostaj katastrofoj. Tio pruvas ‒ se tio ankoraŭ necesus ‒ la efikon de la ekonomia disvolviĝo pri la nombro de mortintoj en tiaj situacioj.

Por la jaro 2011 ‒ la lasta pri kiu nombroj disponeblas ‒ Swiss Re nombris tricent dudek kvin katastrofojn, el kiuj sepdek kvin estas “naturaj” kaj cent kvindek “teĥnikaj”. Inter tiuj lastaj la reasekuristo taksis saĝa inkludi ... la “araban printempon”.

Razmig KEUCHEYAN.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: la brusela maŝino freneze kuregas

Laboro “pruntita”, laboristoj katenigitaj

Ŝanĝo de personaro: de la 22-a ĝis 25-a de majo 2014, la eŭropanoj elektos siajn deputitojn, tiu baloto influos al la elekto de la venonta prezidanto de la Komisiono. Sed ĉu la Eŭrop-Unio forlasos pro tio politikan programon, kiun nuntempe karakterizas la organizado de sociala dumpingado?

ILI ESTAS kvar, iom flanke de la lasta rondo-placo, kiu kondukas laŭ eta vojo al gardistejo de la entrepreno. Ili seninterrompe observas la dudekon da sindikatistoj el la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (ĜKL), kiuj, en ĉi-tiu januara mateno, frostigitaj kaj ŝarĝitaj per flugfolioj, atendas la alvenon de la centoj da laboristoj sur la grandega najbara laborejo.

Unua kamioneto alproksimiĝas. Sindikatistoj haltigas ĝin, demandas la laboristojn pri sia nacieco, donas flugfoliojn en la portugala lingvo. Malgraŭ la lingva barilo, komenciĝas interparolo pri iliaj rajtoj tra la veturila fenestro. Tuj la kvar viroj alproksimiĝas. “Mi petas vin foriri, eldiras la plej aĝa, minacanta. Vi ne rajtas paroli al ili. Eniru la laborejon.” La sindikatistoj energie forpuŝas la kvaropon, kiu reiras flanken.

Ĉiufoje kiam haltas kamioneto, la kvar uloj notas la aŭto-numeron, diskrete fotas, parolas en sonregistrilon. La sceno okazas en 2014, en Francujo. En Loon-Plage, pli precize: nenies-loko balaita de frosta vento, rande de la Norda Maro.

Ni poste ekscios, ke la agresema viro estas la respondeculo de la konstruejo de la metana haven-terminalo de Electricité de France (EDF); la tri aliaj estas liaj gardistoj. Ĉiuj rifuzas respondi al niaj demandoj. “Ĉi tie, ni estas sur publika ronda placo, flustras s-ro Marcel Croquefer, ĜKL-delegito de Polimeri Europa France. Ĉu vi povas imagi tion, kio okazas interne?”

Jes ja, necesas imagopovon havi por scii kio okazas sur la dua plej granda konstruejo de Francujo — post tiu de la Eŭropa Premhermetika Reaktoro (EPR) de Flamanville. La gazetara dosiero produktita de la labormastro, Dunkerque LNG, (filio de EDF), datumita je la 19-a de februaro 2014, anoncas mil tricent tridek sep salajrulojn: “95% eŭropanoj, el kiuj triono originas el la regiono Nordo-Kaleza Markolo”. Sed, se la sindikatistoj venis kun alilingvaj flugfolioj, estas ja ĉar ili scias, ke ĉi tie plimulto da laboristoj venas el Italujo, Portugalujo kaj Rumanujo.

Ĉu tio estas la rezulto de la eŭropa direktivo (leĝo) 96/71/CE, tiel nomata “primalligo de salajruloj” (vd. Sube), kiu permesas al la eŭropaj entreprenoj dungi eksterlandanojn, pagante la sociajn kotizojn en ties origin-lando? “Ni penas scii la precizan nombron de eksterlandaj laboristoj en tiu konstruejo. Ĝi estas tamen ĉirkaŭ 60%”, taksas s-ino Christelle Veignie, sekretario de la loka unio de ĜKL en Dunkirko.

La sindikatistoj longe atendos la italajn laboristojn. Blokitaj de sia direkcio en la tendumejoj kie ili loĝas, ili estos permesataj enveni la laborejon nur ĉirkaŭ la 10-a horo, kiam la lasta sindikatisto foriris...

Danke al simila operacio, organizata la 10-an de decembro 2013 de sindikatistoj el la Franca Konfederacio de Kadrularo — Ĝenerala Konfederacio de la Kadruloj (FKK-ĜKK) kaj de la ĜKL-konstruado, tiu demando pri la proporcio de pruntitaj salajruloj en la konstruejo de la metana haven-terminalo aperis en la loka gazetaro. Kaj tamen, necesis atendi la spektaklan intervenon de dekkvino da aktivuloj de la Nacia Frunto (NF) por ke la afero fariĝu vaste konata. La 12-an de decembro, tiuj okupas la tegmenton de la Komerco- kaj Industri-Ĉambro (KIĈ) de Dunkirko kaj flirtigas flagrubandon: “Dungo: la niaj unue”. Tiu agado ekscitas la scivolemon de la naciaj amasinformiloj; ĝi terure maltrankviligas la politikajn kaj prefektejajn gvidantojn, kelkajn monatojn antaŭ la municipaj elektoj... Estas evidente, ke la bela fasado ĉirkaŭ la terminal-konstruejo finfine fendetiĝis.

Ekde la anonco de la prezidanto Nicolas Sarkozy, le 3-an de majo 2011, de ĝia konstruado en Loon-Plage, tiu terminalo ludis ja rolon de dungantara kaj politika reklama faldfolio pri la lukto kontraŭ senlaboreco en la Dunkirko-regiono. Ĉio komenciĝas kiam, antaŭ amaso da ĵurnalistoj, s-ro Sarkozy promesas centojn da dungoj — la antaŭan jaron, la fermo de la rafinejo de Flandrujo rezultigis maldungon de tricent sesdek salajruloj. La labormastro Dunkerque LNG kaj la lokaj ekonomiaj kaj politikaj agantoj tiam disvolvas vastan komunikplanon: la 12-an de decembro, ekzemple, la filio de EDF organizas grandan manifestacion en la kongres-palaco de Dunkirko, partnere kun la dung-agentejo, la KIĈ kaj Entreprendre Ensemble, asocio por inkluzivo kaj dungo, kies prezidanto estas la socialista urbestro de la urbo, eksministro pri laboro, Michel Delebarre. Li tiu-okaze elvokas “psikologian vigligon” donitan al la regiono (Nord Littoral, 19-a de decembro 2011).

Pretaj ĉion ajn fari por atingi la esperatan dungiĝon, mil kvincent homoj venas: “granda impeto, konforma al la esperoj portataj de la konstruejo de la metana terminalo”, komentas la ĵurnalo Nord Littoral. “La metana terminalo havas objektivan kaj nediskuteblan efikon, deklaras en oktobro 2012 la respondeculo da la loka dung-agentejo, s-ro Cyrille Rommelaere. Sescent dek ok kontraktoj estis subskribitaj kun laborpetantoj. Duono da ili estis enskribitaj ĉe la dung-agentejo de pli ol dek du monatoj, kaj 68% da ili devenas de la regiono Opala Marbordo*.”

*  Libération, Parizo, 5-a de oktobro 2012.
“Ni batalas kontraŭ socia dumpingado, ne kontraŭ la eksterlandanoj”

.

Kelkajn semajnojn poste, oni jam aŭdas paroli itale, portugale kaj rumane en la regiono. La miraĝo forviŝiĝas: la loĝantaro komprenis: “Ni batalas kontraŭ la socia dumpingado, kontraŭ la malrespekto de la labor-juro, ne kontraŭ la eksterlandanoj”, insistas s-ino Veignie. “Sed la homoj ne plu volas belajn promesojn, kompletigas s-ro Croquefer. La NF povas nun surfi sur la akumulitajn seniluziiĝojn. La voĉdonoj por la partio de s-ro Le Pen ĉe la municipaj elektoj, tio estos ilia kulpo!”

La skandalo de la “pruntitaj” salajruloj de Loon-Plage okazas maloportune por la registaro de s-ro Jean-Marc Ayrault, implikita en tiu jarfino 2013 en la promeso de la prezidanto François Hollande inversi la kurbon de senlaboreco. En decembro, re-intertraktado en Bruselo de la direktivo rilata al malligo de laboristoj ofertas al la ministro pri laboro, Michel Sapin pretekston por fiere anonci, je sia reveno, ke Francujo sukcesis “kontentigan kaj ambician interkonsenton, konforman al la pozicio, kiun ĝi persiste defendis*. Tuj la amasinformiloj relajsas la informon.

*  Libération, 9-a de decembro 2013.

Sed temas nur pri “kompromiso” inter la eŭropaj ministroj pri Laboro ene de la Konsilio, kiu mildigas proponon de la parlamento — kaj submetota al validigo de la deputitoj. Akompanata de la ministro pri internaj aferoj Manuel Valls (kaj do de multaj kameraoj), Michel Sapin tamen iras tuj al la metana terminalo por supriz-vizito: “Por vidi, ĉu la labor-juro, la eŭropaj direktivoj pri la malligado estas taŭge aplikataj”, firme klarigas al la AFP-Agentejo la ĉirkaŭantoj de la ministro (19-a de decembro 2013).

Surloke, kelkaj ŝtat-funkciuloj ege koleras. La surpriz-vizito estis anoncita... la antaŭan tagon de la loka gazetaro. La vizittagon, la dungantoj ordonis al siaj italaj kaj portugalaj laboristoj resti en siaj tendumejoj. La vicdirektoro de la dunkirka Labor-Inspektado, s-ro Olivier Moyon, kiu rifuzis partopreni tiun “maskeradon” publike mallaŭdas la eventon en letero de la 5-a de februaro al sia ministro, kiun ni povis legi: “La anonco, la antaŭan tagon en la loka gazetaro, de la operaciaj detaloj forigis ĉiun ŝancon konstati malobeojn al la laborleĝoj, krom ke ĝi malkredindigis niajn servojn, pri kiuj kelkaj laboristoj renkontitaj kadre de niaj misioj esprimas jam regule al ni siajn dubojn. (...) [Ili demandas] pri la realeco de nia volo respektigi la labor-juron.”

Malsukceso de la kontrolado, sukceso de la komunika operacio. La amaskomunikiloj foriras el Loon-Plage, la lokaj aŭtoritatuloj povas denove deturni la okulojn, kaj Dunkerque LNG povas daŭrigi subkontraktigi la laboron al granda proporcio de eksterlandaj laboristoj.

La reveno de la “deviga silentado” tamen ne kontentigas la sindikatajn aktivulojn. La 14-an de februaro, iun frumatenon ĉiam frosta, la dunkirka loka unio de la ĜKL plian fojon instaliĝas ĉe la enirejo de la konstruejo, kun sonorigita kamiono kaj flugfolioj. Ne plu ĵurnalistoj, sed ankoraŭ multe da italaj kaj portugalaj laboristoj... Busoj, kamionetoj, kelkaj aŭtoj: proksimume kvarcent salajruloj pasas antaŭ la sindikatistoj, kiuj firme decidis ne akcepti tian situacion.

La morgaŭon, ĉirkaŭ la 17-a 30, okazas sama baleto, sed en inversa direkto. Kio pri la laŭleĝaj tridek kvin horoj? Portugala laboristo aŭdacas respondi al ni: “Momente ni laboras kvardek horojn semajne. Sed, normale, ni laboras kvindek. Por ni, estas ja bone, ĉar tiel ni gajnas iom pli. Ni bezonas monon, ni bezonas labori.”

En tiu konstruejo, ne estas sindikato, nek komitato pri higieno, sekureco kaj laborkondiĉoj (KHSLK). Malfacilas do ricevi informojn pri la justa pago de la kromaj horoj. “En la konstru-sektoro, la sep unuaj horoj trans la tridek kvin normalaj estas krompagataj je 25%. La sekvantaj, je 50%. Vi povas imagi la potencialajn gajnojn de la entreprenoj, se ili ne pagas ilin?, diras s-ro David Sans, ĜKL-delegito de la grupo Vinci. La salajro-dokumentojn ni ne povis vidi, ĉar ili estas donataj rekte en la lando. Ni eksciis, ke laboristoj estas loĝataj kvinope en dometo. Ili ja ricevis laŭleĝan minimuman salajron, sed la luprezo estis subtrahita de la salajro-pago.” “Okaze de la adjudiko de Dunkerque-LNG pri la elektro-parto, Spie faris proponon je 16 milionoj da eŭroj por kontrakto unue proponita je 25 milionoj. La italoj de Techint Sener gajnis la adjudikon kun propono je 12 milionoj, indikas s-ro Didier Czajka, ĜKL-delegito de Spie. La nivelo-diferenco de la socialaj kotizoj inter Francujo kaj Italujo ne estas tiom granda.” Ekzistas nur unu klarigo: “La ne-respekto de la francaj kolektivaj konvencioj.”

Traduki la kunvokilojn al la tribunalo pli kostas ol la eventuale aplikotaj monpunoj

La 5-an de marto, la “trilogo” (vd. Artikolon de Pierre Souchon.) inter intertraktantoj de la eŭropa Parlamento rezultigis principo-interkonsenton celantan “plifortigi la kontrolojn kaj respondecigi la komisiantajn kompaniojn”, laŭ s-ro Sapin. Laŭ la eŭropa komisionano taskita pri la socialaj aferoj, s-ro Laszlo Andor, temas pri “klara signalo: Eŭropo ne akceptas fraŭdon aŭ malbonuzon de aplikeblaj reguloj malfavore al la pruntitaj laboristoj”*.

*  AFP, 5-a de marto 2013.

Ne ĉiuj ŝtataj agentoj estas konvinkitaj pri tio. Interalie inter la multaj labor-inspektoroj, kiuj publike bedaŭras la kreskantajn malfacilaĵojn por plenumi sian mision. Unue, la eksterlanda entrepreno, kiu “malligas” salajrulon al Francujo devas provizi anticipan deklaron al la loka labor-direkcio.. Sed tiu dokumento — kiu precizigas la nomon de la laboristo, lian kvalifikon, la entreprenon kie li laboros, la daŭron de lia misio, lian horaron, liajn paŭzojn, la horan salajron — estas regule forgesata. Kaj kiam inspektoro konstatas la ĉeeston de eksterlanda salajrulo sen sendado de la deklaro, la sankcio de la dunginto restas tre malproksima minaco. “Kiam la prokuroro decidas fari kunvokilon al la tribunalo kontraŭ eksterlanda entrepreno, la tradukado de la kunvokilo ofte montriĝas pli multekosta ol la aplikota monpuno. Plejofte, la juĝisto klasas la aferon.”, konstatas, iom amare, s-ro Pierre Joanny, laborinspektoro en Lilo kaj ekssekretario de la sindikato SUD-Laboro. Ni imagu, ke, malgraŭ ĉio, la justico kondamnas entreprenon? “La monpunoj estas malofte pagitaj”, li asertas.

Restas la dekmiloj da salajruloj laŭregule pruntitaj, kiuj povus esti kontrolataj. Sed necesus havi la rimedojn fari tion! La konstruejo de la metana terminalo ne estas la sola dunganto de pruntitaj laboristoj... La tabeloj de deklaroj pri malligoj en 2013 kaj 2014 ilustras la amplekson de la fenomeno, en regiono, kie koncentriĝas unu el la ĉefaj havenoj de Francujo kaj dek kvin fabrikoj el tipo “Seveso 2”, plimulte posedataj de internaciaj kompanioj. Dudek kvin rumanoj ĉe Polimeri Europa France, ok litovoj ĉe Total, dek tri rumanoj ĉe McDonald’s; plurcentoj da portugaloj ĉe Aluminium Dunkerque... Sume, pluraj miloj da eŭropaj laboristoj estis pruntitaj en 2013 en tiujn dunkirkajn societojn. Oficiale, ili estis 144.411 en Francujo en 2011; kontraŭ 16.545 en 2002, laŭ parlamenta raporto publikigita en aprilo 2013*.

*  Eric Bocquet, “Rapport d’information fait au nom de la commission des affaires européennes sur les normes européennes en matière de détachement des travailleurs”, n-ro 527, Sénat, Parizo, 18-a de aprilo 2013.

Se vi promenas, dimanĉe, en la tendumejoj de la dunkirka regiono - Mer et Vacances en Leffrinckoucke (59), Los Palomitos en Hemmes de Marck (62) aŭ Vert Village en Crochte (59) — vi vidos portugalajn kamionetojn, italajn aŭtojn kaj diskretajn homojn, neparolemajn, kiuj iras inter la loĝveturiloj. Vi povas iri al la hotelo Première classe (unua klaso) de Armbouts-Cappel (59) post la 18-a horo, por aŭdi la polan lingvon, en Looberghe por lerni la rumanan, en Bray-Dunes por malkovri la litovan. Sur la ttt-ejo de la Gîtes de France de la Nordo, meze de vintro, ĉiuj tranoktejoj ĉirkaŭ Dunkirko estas jam luitaj.

“La entreprenoj pretendas, ke ili turniĝas al eksterlando ĉar ili ne trovas en Francujo la fakajn laboristojn, kiujn ili bezonas. Reale, francaj dungitoj povus plenumi plejmulton de la taskoj” precizigas s-ro Joanny. “La vera motivo? La faritaj ŝparoj je la horaroj, salajroj, la profesiaj kompensoj, loĝado aŭ manĝado, kompletigas s-ino Veignie. Por la francaj salajruloj, tio estas organizita enkonduko de la vermo en la frukton.”

Tiu masiva koncentrado de pruntitaj eksterlandanoj plipezigas la laborkvanton, jam pezan, de la dek agentoj de la laborinspektado-servo de Dunkirko. Sed registara reformo nun okazanta povus ankoraŭ pligravigi la aferojn: “En la regiono Nordo-Kaleza Markolo estas nun cent kvardek sep agentoj. Se tiu reformo okazos, restos nur cent dudek naŭ da ili, maltrankviliĝas s-ro Joanny. Se la regantoj volus vere protekti la laboristojn, sufiĉus ekzemple konstrui la saman kadron de internacia kunlaboro, kiu ekzistas pri polico. Ni tiam povus iri en alia eŭropa lando por labori kune kun niaj kolegoj.”

Sed ĉu tiu politika volo ekzistas? En sia letero al s-ro Sapin, s-ro Moyon skribas: “Al la prokuroro de la Respubliko de Dunkirko estis jam senditaj du protokoloj de multaj konstatitaj malobeoj koncerne eksterlandajn entreprenojn kontrolitajn en 2012, pri kiuj la justicaj sekvoj ne estas konataj.” La dungantoj de la pruntitaj salajruloj verŝajne havas bonajn kialojn ne maltrankviliĝi pri la “pliseveriĝo” de la direktivo 96/71/CE...

Gilles BALBASTRE


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉiuj politikaj fortoj stumblas super la ekonomio. Tunizio, la ĝiradoj de revolucio

ĈAR LA ARABAJ ribeloj ne evoluis feliĉe en Egiptio nek en Sirio nek en Libio, Tunizio fariĝis la rifuĝejo de tiuj, kiuj serĉas en la regiono kialon por esperi. El la socialaj aspiroj, kiuj motivis la popolleviĝon en decembro 2010, neniu kontentige plenumiĝis. Sed, post senĉesa politika krizo, la lando, kiu troviĝis ĉe la abismo kun la murdo al du maldekstraj deputitoj en malpli ol ses monatoj,* donis al si novan konstitucion, per ducent voĉoj de deputitoj el ducent dek ses, kaj registaron de nacia unueco konsistantan el teknokratoj. La streĉiĝoj malaltiĝis je unu grado, kaj iomete da graco instaliĝis.

*  Vd “En Tunisie, les islamistes au pied du mur”, Le Monde diplomatique, marto 2013.

La kontraŭantoj al la islamistoj de Ennahda timis, ke tiuj firme akaparos la ŝtataparaton kaj tiel fariĝos la bazo de nova diktatoreco. Fine ili forlasis la potencon same pace kiel ili akiris ĝin, ĝentile petitaj “foriri” de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), Alĝerio, la okcidentaj landoj (interalie Francio), la granda sindikato, la mastraro, la revolucia maldekstro, la dekstra centro, la Ligo pri homrajtoj ...

Ili sendube cedis al la premo, post kompreni ke ilia bilanco estas malmulte promesa kaj ke la internacia fortrilato malfavoras al la Islamaj Fratoj, malfortiĝintaj en Turkio kaj perforte eligitaj el la egipta prezidanteco. En Tunizio, novaj elektoj devas okazi “antaŭ la fino de la jaro 2014” (artikolo 148 de la konstitucio). La revolucio jam ne estas sur la tagordo. Sed la lando povas ree kredi ke ĝi sukcesos konstrui sian etan feliĉon en araba mondo, kie tio estas tre serĉata.

Ĉu tio signifas, ke la integriĝo de la islamistoj en la politikan sistemon estis fine pozitiva? Jes el la vidpunkto de tiuj, kiuj promesis, ke ilia alveno ĉe la ŝtatpinto ne signifas vojaĝon senrevenan. Sed jes ankaŭ por iliaj malamikoj, kiuj antaŭvidis, ke en la potenco ili pruvos sian identecan kaj religian obsedon, ilian mankon pri ekonomia kaj sociala konstruado. “Kun ili, ironias s-ro Hamma Hammami, porparolanto de la Popola Fronto (maldekstra), ni estas antaŭ Adam Smith kaj David Ricardo. La ekonomia politiko de la Islamaj Fratoj estas la neoficiala komerco. Ĝi ne estas produktado, ĝi ne estas kreado de riĉaĵoj, ĝi ne estas kampkulturo, ĝi ne estas industrio, ĝi ne estas infrastrukturo, ĝi ne estas reorganizado de la instrusistemo por servi la strategiajn celojn ‒ ekonomiajn, sciencajn, teĥnologiajn.”

Kiel ajn, certas ke “disvolvomodelo”, por citi la tekston de la elektoprogramo de Ennahda en la jaro 2011, konsistas nek en vicigo de malplenaj formuloj ‒ “krei novajn merkatojn por niaj varoj kaj servoj”, “simpligi la procedurojn”, “diversigi la investojn en pli utilajn projektojn” ‒ nek en ornamado de tiuj sorĉaj banalaĵoj kiel “revivigi la virtajn valorojn devenajn el la kultura kaj civiliza heredaĵo de la tunizia socio kaj el ĝia araba kaj islama identeco, kiuj honoras la klopodon kaj la altkvalitan laboron, instigas al novigo kaj al iniciato”.*

*  “Pour la liberté, la justice et le développement en Tunisie”, programo de Ennahda, Tunizo, septembre 2011.

S-ro Houcine Jaziri, kiu apartenis al la du lastaj islamistaj registaroj, koncedas: [“La malfortaĵo de Ennahda estas la ekonomio. Ni estis pli enfermitaj en moralaj demandoj. Inter ni estas tro da politikistoj, ne sufiĉe da ekonomikistoj. La aliaj multe pli laboris pri tiuj demandoj ol ni.” Li tamen precizigas: “Ni havis la ŝancon starigi registaron de devo kaj pripensi.”

Tio neniam estas malbona ideo ... Sed, de tri jaroj, la plej multaj partioj, kaj ne nur Ennahda, zorgis pri io alia. “La malkvieta periodo, kiun ni ĵus spertis, rimarkigas la ekonomikisto Nidhal Ben Cheikh, estis stampita de diskutado de relative tabuaj temoj en Tunizio ‒ religio, kredo, sanktaĵo, sekso, samseksemo, la rolo de la virino. La bazoj de nia ekonomia politiko, male, estis neniam debatitaj, kaj eĉ malpli kritikitaj. Rezulto: la provincoj, kiuj estis la luliloj de la revolucio, de la politika kaj sociala ribelo, Kef, Kasserine, Siliana, Tataouine, Kebili, daŭre suferas teruran mankon de loka produktiva teksaĵo.”*

*  Laŭ Ben Cheikh, Siliana havas nur ses mezajn kaj grandajn entreprenojn, dum Manouba, centon da kilometroj for, havas tricent dudek du.

La ĉefa gvidanto de la nuna kontraŭislamista koalicio, s-ro Beji Caïd Essebsi, ankaŭ gvidis Tunizion post la falo de la reĝimo de Zine El Abidine M.Ben Ali. Anstataŭ uzi sian popularecon kaj la ĝeneralan entuziasmon de la unuaj monatoj (“jasmena revolucio” ktp) por forbalai la liberalan politikon de sia antaŭulo, li preferis ĉirkaŭi sin per ortodoksaj ministroj kiuj daŭrigis la antaŭan ekonomian modelon, laŭdatan de la IMF.* Rezulto: S-ro Caïd Essebsi konstatas hodiaŭ ke “en kelkaj regionoj, marĝenigitaj de jam tre longa tempo, ĉar oni okupiĝis multe pli pri la marborda montrofenestro, ne okazis pliboniĝo”.

*  “La ekonomia politiko farata [en Tunizio] estas sana, kaj mi pensas ke ĝi estas bona ekzemplo kiun la sojlolandoj devas sekvi”, ekzemple taksis en novembro 2008 s-ro Dominique Strauss-Kahn, la tiama direktoro de la IMF.

De la jaro 2011, efektive nenio rompis la kutimon enigi la landon en la internacian labordividon per tio, ke oni ofertas al eksterlandaj investistoj kvalifikitan laboristaron kun ridindaj salajrokostoj. Nu, manke de memcentrita disvolvado impulsata de publikaj investoj kaj nutrata de pagipova loka postulo, tiu modelo povas nur daŭrigi la akrajn regionajn malegalecojn. Kun la risko ke la maloficiala ekonomio kaj kontrabando ekfloras, la ŝtato retiriĝas kaj ĝihadistaj ĉeloj profitas el tio. “Usono, kiu estas la predikistoj de novliberalismo, permesis al si ŝtatigi la bankojn [dum la krizo de 2008], dum Tunizio, en revolucia periodo, malpermesas al si revoluciajn gestojn”, bedaŭras Ben Cheikh.

La sinsekva renkontiĝo kun s-ro Rached Ghannouchi, gvidanto de Ennahda, kaj s-ro Caïd Essebsi, fondinto kaj prezidanto de la Unio por Tunizio (Nidaa Tounes), konfirmas tiun foreston de programa aŭdaco. Tiuj du veteranoj kiuj dominas la politikon de sia lando, estas apriore en ĉio reciproke kontraŭaj. La sekretariejo de la unua estas plena de fotoj, kiuj montras lin kun islamistaj gvidantoj aŭ intelektuloj (la emiro de Kataro, Tariq Ramadan, la egiptia prezidinto Mohamed Morsi, la turka ĉefministro Recep Tayyip Erdogan, ktp). La oficejo de la dua elektis unu solan motivon, Habib Burgiba,*, reprezentata samtempe en la formo de busto, de granda murafiŝo kaj de malgranda enkadra fotaĵo sur la skribtablo. Nu, por s-ro Ghannouchi, kiun Burgiba volis mortkondamni, la “plej supera komandanto”, fondinto de la moderna Tunizio, estas tiu, kiu komencis “la militon kontraŭ la islamo kaj kontraŭ la arabeco”.*

*  Habib Burgiba (en la franca: Habib Bourguiba [hábib burgíba] (1903-2000), centra figuro de la movado por la sendependeco de Tunizio, estis ties unua prezidanto, inter 1957 kaj 1987.
*  “Rachid Ghannuchi: Islam, nationalisme et islamisme”, interparolado kun François Burgat, Egypte/Monde arabe, n-ro10, Kairo, 1992, p. 109-122.

La diferencoj inter tiuj du homoj estas multe malpli klaraj, kiam oni analizas kun ili la grandajn ekonomiajn dosierojn. Ĉu repago de la ekstera ŝuldo, kiun la reĝimo de s-ro Ben Ali faris kaj kiu estis parte deturnita de la membroj de lia klano? “La ŝuldo, pri tiu oni parolas, sed ĝi ne estas katastrofa, ĉar ni estas je malpli ol 50 elcentoj, respondas s-ro Caïd Essebsi. Aliaj, kiel Francio, havas proporcion de 85 elcentoj.”* Ĉiukaze, li tuj aldonas, lando, kiu sin respektas, pagas siajn ŝuldojn, kia ajn estas ĝia registaro. Ekde la sendependeco Tunizio neniam malplenumis siajn repagojn”. Tion la tagon antaŭe preskaŭ laŭvorte asertis al ni s-ro Ghannouchi: “Tunizio havas longan tradicion de repago de siaj kreditoj. Ni daŭrigos laŭ tio.”

*  La tunizia ŝuldo estas proksimume je 45 elcentoj de la enlanda produkto, 95 elcentoj en la kazo de Francio.

La repago de ŝuldo estas multekosta ŝarĝo por malriĉa lando; ĝi estas la tria plej granda posteno en la buĝeto (4,2 miliardoj da tuniziaj dinaroj en 2013!).* La Ĝenerala Kaso de Kompensado (CGC laŭ la franca) siavice estas la dua plej granda posteno (5,5 miliardoj da dinaroj en 2013). Ĉiu ŝatus malgrandigi tiun pezon; neniu vere scias kiel fari. Kaj ankaŭ pri tio, la islamistoj kaj iliaj kontraŭuloj apenaŭ distingiĝas. Ilia prudento estas komprenebla: la temo eksplodemas.

*  1 tunizia dinaro = 0,46 eŭro.

La CGC, sistemo kiu ebligas subvencii nutraĵojn kaj energion, stariĝis en la jaro 1970. Poste, la kreskego de la mondaj prezoj por petrolo kaj cerealoj levis ĝiajn elspezojn al senmezuraj niveloj. La IMF ne ĉesas postuli iliajn malaltigojn kaj atendas la malaperon de la kompensad-meĥanismo; la politikaj partioj timas inflacion kaj revolucion, se ili sekvas tian konsilon ...

La CGC, kiu tute ne estas sociala atingo, kiel memorigas al ni Ben Cheikh, havis la ĉefan celon fari liberalan strategion politike pli subtenebla, strategion kiu celis instigi la industrion disponigante al ĝi malmultekostan laboristaron. Por altiri investistojn, Tunizio akceptis ke la ŝtata buĝeto financis parton de la kurantaj konsumelspezoj de iliaj laboristoj kaj dungitoj. Resume, de pli ol kvardek jaroj, manke de bona salajro, la homoj kiuj laboras, ekzemple, en la teksaĵ-sektoro, aŭ en meĥanikaj kaj elektraj industrioj, povis aĉeti subvenciatajn farunon aŭ benzinon.

Kaj ĉiuj ceteraj ankaŭ ... En la restoracioj kaj hoteloj, nudeloj kaj grio servataj al turistoj estas subvenciataj, la konsumado de benzino de la grandmotoraj libiaj aŭtoj estas subvenciata, la energio (ofte importita) kiun uzas la portugalaj kaj hispanaj cementfabrikoj, estas subvenciata. “Tio estas jugo, koncedas s-ro Ghannouchi. Necesas trovi saĝan solvon, ne pro la premo de la internaciaj institucioj, sed ĉar la elspezo jam ne daŭrigeblas je tiu nivelo.” S-ro Caïd Essebsi ne diras alion: “Nun ni alvenis ĉe kritika punkto. Prefere revizii la buĝeton por favori aliajn prioritatojn.”

Sed kiel atribui la elspezojn de la CGC al produktivaj investoj en la internaj regionoj sen samtempe malutili al la plej senhavaj tunizianoj, kiun la ŝtato ne scias helpi alie? Kiam ili parolas pri la temo (ĉar oni premas ilin ...), la mastraro, sindikatoj, islamistoj, Nidaa Tounes montras ian atentemon. Ili denuncas misuzojn sen proponi rimedojn kontraŭ ili. Demandite pri la ebleco ke registaro iun tagon forigas la kason, s-ino Wided Bouchamaoui, prezidanto de la Tunizia Unio de Komerco kaj Industrio (Utica), la mastra organizaĵo, respondas al ni firme: “Neniam! Okazus ribelo en la lando. Nenia politika forto kuraĝus fari tion.” Cetere ŝi tuj precizigas: “Tio ne estas nia postulo.”

Du trionoj de la subvencio koncernas brulaĵon. Nu, insistas s-ro Houcine Abassi, prezidanto de la Tunizia Ĝenerala Unio de Laboro (UGTT), “la plej multaj senlaboruloj kaj salajruloj ne havas aŭton. Ili do ne ĝuas la kompensaĵon pagatan pri energio. Kaj kiam la membroj de la meza klaso posedas veturilon ekipitan de motoro je kvar aŭ kvin ĉevalfortoj, ili pagas sian benzinon je la sama prezo [1,57 dinaroj por litro] kiel tiuj, kiuj disponas pri kvar aŭ kvin luksaj veturiloj en unu sama familio.”

Sed kiel distingi la unuajn disde la aliaj, se oni ekzemple volas ĉesigi la subvenciadon al la multeco de luksaj aŭtoj de miliarduloj, kiuj plenigas ilin per benzino? ... “Pri tio, respondas s-ro Abassi, respondecas la registaro. Ni havas proponojn, sed ni estas sindikato; ni ne estas la ŝtato kun ĝiaj rimedoj, ĝiaj fakuloj, ĝiaj esplor-oficejoj. Estas ĝia tasko serĉi strategion.”

La Popola Fronto ellaboris detalan ekonomian projekton. Tiu entenas samtempe la rekrutadon de oficistoj ĉe la financ-ministrejo por batali kontraŭ la fraŭdo kaj kontrabando, 5-elcentan imposton el la neta profito de la petrolentreprenoj, suspendon de repago de la ekstera ŝuldo atende de kontrolproceduro, rearanĝon de la imposttabelo por favori la malaltajn enspezojn, forigon de la banksekreto. Sed, kiam temas pri la CSG, la aŭdaco fariĝas malpli perceptebla. “Ĉiuj scias, koncedas s-ro Hammami, ke oni ne tuŝu la kason de kompensado.” Diskrete, la registaro komencas malaltigi la subvenciojn, speciale tiujn pri brulaĵoj. Kaj ĉiu rigardas en alian direkton.

Nome: al la venontaj elektoj. Sur politika nivelo, la suspendo de la alfrontiĝoj sekve al la stariĝo de la nova registaro signifis, ke la batalo daŭras, sed alie. La nuna interkonsento baziĝas sur provizora ekvilibro de la fortoj. La skizoj pri estontaj aliancoj anticipas nekonatajn elekto-rezultojn. S-ro Ghannouchi tiras argumentojn el tiu malcerteco kaj regiona malstabileco por konvinki sian bazon, ofte dubeman, pri la ĝusteco de sia strategio de repacigo. Ĉar li taksas sian landon “tro malfirma por alfrontiĝo inter registaro kaj opozicio”, li deziras jam nun ke la estontaj elektoj rezultigu “registaron de koalicio kun ĉiuj aŭ, se tio ne eblas, kun la maksimumo de partioj, sed ankaŭ kun la civila socio, la sindikatoj, la mastraj asocioj. Ankaŭ kun Ennahba”.

Fronte al li, s-ro Caïd Essebsi ŝajnas esti en forta pozicio. La partio kiun li gvidas estas certe malhomogena, miksaĵo de Ben-Ali-retoj kaj de progresemaj aŭ sindikataj aktivuloj (la ĝenerala sekretario de Nidaa Tounes, s-ro Taïeb Baccouche, estis la ĝenerala sekretario de la UGTT), sed ĝi okupas la centran lokon sur la politika ŝaktabulo. Unuflanke la islamista partio deziras ekskluzivan nacian unuiĝon. Aliflanke la Popola Fronto volas kontraŭagi tion, kion s-ro Hammami nomas la “despotisman danĝeron de Ennahda” per tio ke ĝi daŭrigas sian komunan agadon kun Nidaa Tounes. Kion elektos tiu? Se oni aŭdas kiel s-ro Caïd Essebsi detaligas sian rolon en la serĉado de “interkonsenta solvo” kun s-ro Ghannouchi, kaj samtempe laŭdegas la nunan registaron “subtenatan de ĉiuj politikaj fortoj”, oni imagas ke li preferus ke la bazo de la estonta ministraro restu same larĝa. Kaj ĉu ĝi ne reĵetus la islamistojn en la opozicion? “Tio dependas de la elektoj, respondas li. Sed ni akceptos la verdikton de la urnoj.”

“Ni timas, ke Nidaa Tounes aliancos kun Ennahda, konfesas s-ro Abdelmoumen Belaanes, ĝenerala vicprezidanto de la Partio de Laboristoj, membro de la Popola Fronto. “La okcidenta ideo estas, ke du grandaj fortoj ekzistas kaj ke la stabileco postulas ke ili alianciĝu.” La timo de la maldekstro al la islamistoj neniel mildiĝis. “Ekde sia fondiĝo, la taktiko de Ennahda estis ĉiam la sama, taksas s-ro Hammami. Tie, kie ili renkontas reziston, ĝi cedas. Tie, kie oni cedas, ĝi kontraŭatakas. Sed la celo restas islamigi, trudi la linion de la Islamaj Fratoj, samtempe reakcia, despota kaj diktatoreca.” La strategio, kiun li proponas, rezultas el tiu diagnozo: necesas daŭrigi la kontraŭislaman aliancon per insisto pri la prioritato de demokratio; necesas klarigi, ke la realigado de tiu prioritato trudas disponojn de sociala urĝeco; fine necesas insisti pri tio ke ĉiuj “demokratiaj” fortoj “interkonsentas pri la neceso mildigi la sekvojn de la ekonomia krizo por la popolaj amasoj.”

Sed, demandas Michael Ayari, esploristo ĉe la International Crisis Group, kion pensas pri tio la bazo, kion pensas la aktivuloj? Tiuj de Ennahda, kies prezidanto ne ekskludas regi kun la islamistoj sub la ravita rigardo de la IMF? Tiuj de la Popola Fronto, kiun oni alvokas defendi la demokration kune kun la mastraro kaj iamaj subtenantoj de Ben Ali? La partiestroj elkovas siajn aliancojn, anticipas la respektivan nombron da postenoj, trankviligas siajn mondonantojn. El tio rezultas politika ekvilibro. Tiu estas saĝa, eĉ enviinda en regiono viktima de sociaj konvulsioj. Sed kiom da tempo tio povas daŭri se, tri jarojn post la “revolucio”, la ekonomiaj kaj socialaj decidoj, kiuj eksplodigis ĝin, restas daŭre en la sama tendenco?

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La bonulo, la brutulo kaj Krimeo

La kontraŭ-rusa obsedo

Kun la aneksado de Krimeo al la rusa teritorio, konfirmita de s-ro Vladimir Putin la 18-an de marto, kaj la sankcioj deciditaj kontraŭ la Kremlo, la ukraina krizo ampleksiĝis ĝis atingi la dimension de geopolitika tertremo. Kompreni tiun konflikton postulas integri la vidpunktojn de ĉiuj agantoj. Sed, en la okcidentaj diplomatejoj, la moralaj proklamoj ofte anstataŭas analizon.

ĈI-LASTAJN semajnojn, la amasinformila traktado de la ukrainaj eventoj alportis konfirmon pri tio: por parto de la okcidenta diplomataro, la krizoj ne plu montras malsimetrion inter la interesoj kaj perceptoj de raciaj agantoj, sed konsistigas alfrontiĝojn inter Bono kaj Malbono, kie decidiĝas la senso de la historio.

Rusujo tre taŭgas por tiu enscenigo, kiu havas la avantaĝon esti simpla. Por multaj komentistoj, tiu barbara ŝtato regata de la kozakoj ŝajnas duon-mongola aliloko regata de la epigonoj de la KGB, kiuj sekrete preparas komplotojn je la servo de neŭrozaj caroj plaŭdantaj en la glaciaj akvoj de egoisma kalkulo*. Enfermitaj soluloj, fortranĉitaj el sia epoko, tiuj aŭtokratoj malrapide movas peonojn sur grandaj eburaj ŝakludiloj anstataŭ legi The Economist. De tempo al tempo, ili dronigas atoman submarŝipon pro la plezuro poluadi la Barencan Maron, antaŭ ol instigi kontraŭleĝan referendumon en sia “proksima eksterlando”, cele rekonstrui la USSR.

*  Bernard-Henri Lévy, “L’honneur des Ukrainiens”, Le Point, Parizo, 27-a de februaro 2014.

Kunigante la banalaĵojn publikigitajn pri tiu temo en la okcidenta gazetaro — ne nur depost la komenco de la ukraina krizo, sed de dek kvin jaroj-, tiu folklora rakonto estas proksimume tio, kion ordinara leganto memoros el la politiko de la nuna Federacio de Rusujo. Tiu sume negativa percepto, karikatura, apartenas al firme establita tradicio.

Ĝi apogas sin foje sur analizoj, kiuj substrekas la totalisman kaj “mensogan” obsedon de la rusa kulturo*, foje sur la supozata kontinueco inter Josef Stalin kaj s-ro Vladimir Putin - ŝatata temo de la francaj ĉefartikolistoj kaj de la usonaj novkonservativaj pensfabrikoj*. Ĝi havas sian originon en la rakontoj de la eŭropaj vojaĝantoj de la Renesanco, kiuj jam faris komparon inter la “barbaraj” rusoj kaj la sovaĝaspektaj skitoj de la Antikva Tempo*.

*  Alain Besançon, Sainte Russie, Editions de Fallois, Parizo, 2014.
*  Steven P. Bucci, Nile Gardiner kaj Luke Coffey, “Russia, the West, and Ukraine: Time for a strategy — not hope”, Issue Brief, n-ro 4159, The Heritage Foundation, Vaŝingtono, DC, 4-a de marto 2014.
*  Vd Stéphane Mund, Orbis Russiarum, Droz, Ĝenevo, 2003.

La eventoj de Maïdan en Kievo ofertas ekzemplon de la analizaj malavantaĝoj, kiujn induktas tiu demonologio. Lingve kaj kulture dividita inter Oriento k Okcidento, Ukrainujo povas garantii siajn nunajn landlimojn nur tenante eternan ekvilibron inter Lvivo kaj Donecko, respektivaj simboloj de ĝiaj eŭropa kaj rusa polusoj.

“Geedziĝi” al unu aŭ la alia signifus por ĝi nei tion, kio estas ĝia fundamento, kaj do validigi la senrevenan mekanismon de dispartigo laŭ la ĉeĥoslovaka maniero*. Ĝi estas geopolitika eterna fianĉino.

*  La “velura revolucio” de 1989 kondukis en 1992 al la divido de la ŝtato en du entojn, sur etnolingva bazo.

Ukrainujo ne povas “elekti”. Ĝi do kontentiĝas pri allogi al si donace multekostajn juvelringojn: 15 miliardoj da dolaroj promesitaj de Rusujo en decembro 2013, kaj 3 miliardoj de la Eŭropa Unio sammomente por akompani la abortintan asoci-interkonsenton. Al ĉiu svatulo ĝi koncedas kelkajn revizieblajn promesojn: interkonsento de Ĥarkivo, kiu en 2010, plilongigis ĝis en 2042 la ludonon al Rusujo de la militbazo ĉe Sebastopolo, aŭ ankoraŭ ludono de kultiveblaj teroj al la granduloj de la eŭropa agrokulturo. Reduktante tiun geokulturan triopon je trudita geedziĝo kun Moskvo, la fakuloj, kiuj lasas sin impresi de tio, kion ni ja devas nomi la kontraŭrusa obsedo, malkaŝas severan analizan mankon. Ili, kiuj riproĉas al s-ro Putin resti en la mallarĝa kampo de la potenco-politiko, montras ne malpli kondamnindan hemiplegion, limigante sian horizonton je la liberiga sorbiĝo de Ukrainujo en la eŭro-atlantika komunumo.

Kontraŭe al tio, kion oni skribis, la rompo de la internaj ekvilibroj de tiu malforta nacio ne okazis la 27-an de februaro 2014, dato de la ekregado de la Parlamento kaj de la registaro de Krimeo fare de armitaj homoj — neatendita evento, kiu ŝajne estas la respondo de s-ro Putin al la fuĝo de la ukraina prezidanto Viktor Janukoviĉ la 22-an de februaro. Reale, la baskulo okazis inter ĉi tiuj du eventoj, precize la 23-an de februaro, kun la absurda decido de la novaj gvidantoj de Ukrainujo aboli la statuson de la rusa kiel oficiala dua lingvo en la regionoj de Oriento — teksto, kiun la provizora prezidanto ĝis nun rifuzis subskribi. Ĉu oni jam vidis kondamniton je dismembrigo mem vipi la ĉevalojn?

S-ro Putin ne povis trovi pli bonan okazon ol tiun absurdaĵon por ekigi sian krimean manovron. La popolribelo, kiu kondukis al la falo de s-ro Janukoviĉ (elektita en 2010), kaj al la eliro de rusparolanta Krimeo el la sino de Kievo, estas do nur la lasta manifestacio de la kultura tragedio esence propra al tiu orienta “Belgujo”, kio estas Ukrainujo.

En Donecko, kiel en Simferopolo, la rusparolantaj ukrainoj estas ĝenerale malpli sentemaj ol oni diras al la propagando de la rusa granda frato: deĉifri ĝin kun fatalisma ironio fariĝis dua naturo. Ilia aspiro al vera juro-ŝtato kaj al forigo de korupto estas la sama ol tiu de iliaj kuncivitanoj de Galicio. S-ro Putin scias ĉion tion. Sed li ankaŭ scias, ke tiuj loĝantaroj, kiuj estas forte ligitaj al sia lingvo, ne interŝanĝos Aleksandron Puŝkin kaj la memoraĵojn de la “granda patriota milito” — soveta nomo de la dua mondmilito — kontraŭ abono al La règle du jeu (la ludo-regulo), la revuo de Bernard-Henry Lévy. En 2011, 38% de la ukrainoj parolis la rusan hejme. Sed la riska kaj venĝema decido de la 23-a de februaro igis la diskurson de Moskvo subite verkonforma: por la Oriento de Ukrainujo, la problemo ne estas, ke la nova registaro sukcesis ekregi la landon renversante la elektitan prezidanton, sed ja ke ĝia unua decido estis humiligi la duonon de ties civitanoj.

Dupolusaj fantasmoj kaj spionromanoj

JA TIUN TAGON Maïdan perdis Krimeon, pri kiu neniu forgesis ke ĝi estis “donacita” de Nikita Ĥruŝĉov al Ukrainujo en 1954 (vd sube la kronologion). Pro tio la rimarko de s-ro Miĥail Gorbaĉov la 17-an de marto, post la referenduma jeso de la krimea loĝantaro al ĝia aliĝo al Rusujo: “Se, tiam, Krimeo estis unuigita al Ukrainujo laŭ sovetaj leĝoj (...), sen demandi al la popolo ĝian opinion, hodiaŭ tiu popolo decidis korekti tiun eraron. Oni salutu tion, kaj ne anoncu sankciojn*.” Ĉi tiuj vortoj efikis kiel malvarma duŝo en Bruselo, kie estis preparataj, kunlabore kun Vaŝingtono, serio de rebato-disponoj kontraŭ Moskvo (limigo de la vojaĝrajto kaj “glaciiĝo” de la bonhavoj de ukrainaj kaj rusaj respondeculoj).

*  Deklaracio al la agentejo Interfax, 17-a de marto 2014.

Se tio, kion volas Rusujo ne estas pravigebla, estus interese kompreni ĝiajn kialojn, antaŭ ol kondamni ĝin senecese. Des pli, ĉar Ukrainujo povus perdi pli ol Krimeo, se okazus, ke la longa frekventado de la tiom ĝentila Victoria Nuland* sukcese instigus ĝin aliĝi al la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO). Pluraj el la povuloj de la nova registaro, kie sidas kvar ministroj de la ekstremnaciista partio Svoboda*, subtenas tiun ideon.

*  Dum telefona konversacio kun la usona ambasadoro en Ukrainujo, publikigita en februaro, la usona vicministrino pri Eksteraj Aferoj taskita pri Europo ekkriis: “Europ-Unio forfikiĝu!”
*  Vd Emmanuel Dreyfus, “En Ukrainujo, la ekstremistoj de naciismo”, Le Monde diplomatique, marto 2014.

Eble jam estas tempo forigi la esprimon “malvarma milito” el la artikoloj temantaj pri Rusujo. Historie nefunkcianta, tiu mallongigo estas precipe uzata por pravigi la pavlovan esprimon “dupolusaj fantasmoj”. S-ro John McCain, eksa respublikana kandidato al la Blanka Domo kaj internacie rekonata fakulo pri Arizono, donis ekzemplon pri tio, akre kritikante s-ron Putin, “rusan imperiiston kaj aparatulon de la KGB”, kuraĝigitan de la “malforteco” de s-ro Barack Obama. Kiu, verŝajne tro okupata de la sanasekuro de siaj kuncivitanoj, ne konscias, ke la “agreso en Krimeo” (...) “donas aŭdacon al aliaj agresantoj, de la ĉinaj naciistoj ĝis la teroristoj de Al-Kaido kaj la iranaj teokratoj”*. Kion fari? “Ni devas morale kaj intelekte rearmi nin”, respondas la eksa kunlistano de s-ino Sarah Palin, “por malhelpi ke la mallumo de la mondo de s-ro Putin eĉ pli etendiĝos sur la homaro.” Diskurso, kiu, por publike mallaŭdi teokratojn, tamen trouzas la teologan tonon.

*  John McCain, “Obama has made America look weak”, The New York Times, 14-a de marto 2014.

En Vaŝingtono kaj Bruselo, en najbara stilo, oni ŝajne akordiĝis por blovi sur la braĝojn de la ukraina krizo anstataŭ pacigi ĝin. Sen partopreni tiujn troigojn, la netimigebla s-ino Angela Merkel telefonas (ruslingve) al s-ro Putin. Ĉi tiuj du faras pli bone ol aŭskulti: ili komprenas unu la alian. Ĉu iliaj pozicioj estas radikale kontraŭaj? Ili konsideras tion kiel okazo, ne por insulti unu la alian, sed por dialogi kaj intertrakti, futon post futo.

En Londono, Parizo aŭ Vaŝingtono, oni relegas la spionromanojn de Tom Clancy. En Berlino kaj Moskvo, “malvarmaj” ĉefurboj ligitaj per ekonomio, energio (40% de la germana gaso estas rusa) kaj per la memoro de la milita “dia juĝo” de la orienta fronto, la registaroj konsultas la mapojn de tiu Mitteleuropa, pri kiu nur ili, hodiaŭ, vere mastras la ĉefajn fortojn. La severaj vortoj de la kancelierino pri Moskvo ne malhelpas ŝin percepti, unuflanke la objektivajn kialojn de la nervozeco de s-ro Putin, kaj aliflanke la realecon de liaj manovrecaj kapabloj.

S-ino Merkel pri tio diferencas de s-ro Janukoviĉ, kiu tute ne komprenis la psikologion de sia “protektanto”: “Rusujo devas agi!, tondris la ekzilito la 28-an de februaro. Kaj, konante la karakteron de Vladimir Putin, mi demandas min kial li estas tiom rezervita kaj silenta.” Tie kuŝas la problemo: la defalinta ukraina prezidanto agas kaj parolas sen ĝeni sin per informoj, sen konsideri la longtempan perspektivon nek demandi sin kion pensas la civitanoj de lia lando. Li do ne sukcesas kompreni s-ron Putin, kies karakterizo, sub brutala eksteraĵo, estas preciza scio ĝis kie li povas iri — male al s-ro Janukoviĉ, sed ankaŭ al la subtenantoj de la senfina pligrandiĝo de NATO kaj de Eŭropa Unio.

La rusa prezidanto uzis la militistan karton nur malrekte, tra la deadmona enŝteliĝo de senuniformaj rusaj soldatoj en Krimeon, kombinita kun landlimaj manovroj, por pli bone transloki sian kontraŭatakon sur la tereno de jura disputo. Kun la referendumo de la 16-a de marto 2014, la demando pri la apartismo de la duoninsulo estas jam punkto de internacia juro sur kiu pezas la jurisprudenca ombro de Kosovo, origina peko, kiu metas la okcidentanojn fronte al iliaj propraj kontraŭdiroj*.

*  Vd Jean-Arnault Dérens, “Indépendance du Kosovo, une bombe à retardement”, Le Monde diplomatique, marto 2007.
Diversaj juĝoj laŭ diversaj interesoj

URĜAS taksi la longperiodajn geopolitikajn ekvilibrojn por mastri ties “ŝanĝefikojn”. Alidirite, ni devas akcepti pensi la nocion “interagado” (Wechselwirkung), kiun la strategiisto Carl von Clausewitz igis la marko de ĉiuj logikaj dueloj solveblaj perforte aŭ per minaco uzi perforton. Estas en la okcidenta vorto-disputo timega rifuzo de la “nestabilaj variabloj”*, kiu montras diplomatian praktikon reduktitan je la stato de reflekso-spasmo. Rusujo taksas ke estas “Diversaj juĝoj laŭ diversaj interesoj” en la internaciaj rilatoj. Ĉinujo havas proksiman analizon kaj ne esprimis sin dum la voĉdono en la sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la 16-an de marto, pri rezolucio kondamnanta la rusan politikon en Krimeo.

*  Vd. la esplorojn de Robert Kehoane pri la graveco de la perceptoj en la teorio de la internaciaj rilatoj.

Laŭ la okcidentanoj, Afganujo en 2001, Irako en 2003, Libio en 2011 estus malegoismaj agoj de viziaj grandaj landoj, al kiuj oni povus nur riproĉi mallertan liberigan impeton. La aliaj agantoj, kontraste, defendus siajn interesojn nur per kondamnindaj agresoj. Laŭ s-ro François Hollande, la referendumo de la 16-a de marto estas “‘pseŭdo-konsultado’, ĉar ĝi ne konformas al la interna ukraina juro, kaj al la internacia juro” (deklaro de la 17-a de marto). La 17-an de februaro 2008, naŭ jarojn post militista operacio decidita sen la konsento de la UN, la albana kosova Parlamento voĉdonis la sendependiĝon de la serba aŭtonoma provinco Kosovo, kontraŭ la volo de Beogrado, kun la subteno de Francujo kaj Usono. Rusujo, sed ankaŭ Hispanujo rifuzis, kaj ankoraŭ rifuzas, agnoski ĉi tiun atencon al la internacia juro. Same kiel ... Ukrainujo.

Ukrainoj frontas tri prioritatajn laborojn: la geopolitikan ekvilibron inter Rusujo kaj Eŭropo; kultura kaj lingva egaleco inter civitanoj en oriento kaj okcidento; kaj fino de la korupto de la elitoj. Ĉu ili estas “demokrataj” aŭ “rusofavoraj”, la elitoj ĉerpis el la samaj kasoj, kun la helpo de la samaj komunik-konsilantoj*. Nur tiel, povos fariĝi netuŝebla la ukraina teritoria integreco, kiu, malgraŭ la asertoj de senmemoraj diplomatoj, ne estas pli netuŝebla ol tiu de Ĉeĥoslovakujo en 1992, de Serbujo en 1999 aŭ de Sudano en 2011.

*  La usonano Paul Manafort konsilis s-ron Janukoviĉ de 2004 ĝis 2013. Li antaŭe servis s-ron Ronald Reagan, s-ron George W. Bush... kaj s-ron McCain. Vd Alexander Burns kaj Maggie Haberman, “Mystery man: Ukraine’s US political fixer”, Politico, 5-a de marto 2014, www.politico.com.

La ukraina defio ne estas ekstera sed interna. Kiel notis la sociologo Georg Simmel, “la landlimo ne estas spaca fakto kun sociologiaj konsekvencoj, sed sociologia fakto, kiu esprimiĝas laŭ spaca formo*.” La demando ne estas, ĉu s-ro Putin estas la reenkarniĝo de Ivano la Terura, sed ĉu la ukrainaj elitoj montriĝos kapablaj plenumi siajn taskojn kaj scios transformiĝi en sociaj inĝenieroj por restarigi la unuecon de tiu plurala lando. Tiun tagon, kiun ni deziru, Ukrainujo finfine meritos siajn landlimojn.

*  Vd Georg Simmel, “Soziologie des Raumes”, en Jahrbuch für Gesetzgebung, Verwaltung und Volkswirtschaft, XXVII, Leipzig, 1903.

Olivier ZAJEC

Kronologio

Sesdek jaroj da tir-puŝoj

Februaro 1954. Nikita Ĥruŝĉov ligas Krimeon al Ukrainujo. Aŭgusto 1991. Sendependiĝo.

Junio 1993. Speciala aŭtonomeca statuso por Krimeo.

21-a de novembro 2004. Komenco de la “oranĝa revolucio”, kiu portas al la prezidejo s-ron Viktor Juŝĉenko.

Aŭgusto 2006. S-ro Viktor Janukoviĉ fariĝas ĉefministro de s-ro Juŝĉenko.

Februaro 2010. S-ro Janukoviĉ estas elektita prezidanto, fronte al s-ino Julia Timoŝenko.

21-a de novembro 2013. Rifuzo de la asoci-interkonsento kun Eŭropa Unio. Komenco de la manifestacioj en Kievo.

20 -a de februaro 2014. Sangoverŝa tago en Kievo.

21-a de februaro. Subskribita interkonsento inter s-ro Janukoviĉ, la opozicio kaj la eŭropaj ministroj.

22-a de februaro. Fuĝo de s-ro Janukoviĉ, kiu publike mallaŭdas “puĉon”.

23-a de februaro. La Parlamento abolas la leĝon pri la lingvoj.

27-a de februaro. Milicanoj, helpataj de rusaj soldatoj sen insignoj ekregas Krimeon.

16-a de marto. Referendumo en Krimeo; 96,7% da voĉoj por ligiĝo al Rusujo.

O. Z.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ne ĉiuj popol-ribeloj estas revolucioj

Ukrainujo: de oligarkio al alia

Post la sendependiĝo de Krimeo, la nova ukraina registaro devas alfronti katastrofan ekonomian, demografian kaj socian situacion. La oligarkia sistemo konstruata de dudek jaroj nutras malriĉon, venĝodezirojn kaj timojn. Sed nenio indikas, ke ĝi estos vere ŝanĝita.

TUTE proksime de la Lenin-placo en Donecko, la Donbass Palace estas la plej luksa hotelo en la Oriento de Ukrainujo. En tiu montrofenestro de la imperio de s-ro Rinat Akhmetov, tranokto kostas 350 eŭrojn, multe pli ol la meza monata salajro. La plej riĉa homo de la lando estis proksimulo de s-ro Viktor Janukoviĉ, la falinta prezidanto, kaj singarde subtenas nun la registaron instalitan de la popolribelo en Kievo. Krom ĉi tiu hotelo kaj multaj senmoveblaĵoj, la miliardulo posedas la futbal-klubon de la urbo, la Chakhtar Donetsk, kaj precipe minejojn, ŝtalejojn, fabrikojn. Inter la klanoj de la nacia oligarkaro, la plej grandaj riĉaĵ-amasoj naskiĝis en ĉi tiu industria kaj mineja baseno de rivero Don (Donbas). Tiuj terenoj respondantaj al la provincoj (oblasts) de Donecko kaj Luhansko formis jam unu el la industriaj kaj minejaj kernoj de Soveta Unio.

Donbas-regiono ankoraŭ provizas kvaronon de la devizaj envenoj, kvankam restas plu nur naŭdek kvin minejoj oficiale funkciantaj, kontraŭ ducent tridek antaŭ dudek jaroj. Dum la sama periodo, la lando perdis sep milionojn da loĝantoj. Post la sendependiĝo, fine de 1991, fronte al la ekonomia ĥaoso kaj al la fermo de la unuaj ŝtataj minejoj, homoj komencis skrapi la grundon por pretervivi. “Ĉi tie sufiĉas fosi unu metron profunde por trovi karbon”, diras maljuna ministo el Thorez, la najbara industria urbo, kiu ankoraŭ havas la nomon de la franca eksa komunista gvidanto*. En la primitivaj galerioj, malfirme apogataj per bastonegoj, akcidentoj multnombras. Puŝataj de la espero gajni 200 aŭ 300 eŭrojn monate, la ministoj akceptas la riskon malaperi sub la teron. Post alveno de s-ro Janukoviĉ ĉe la ŝtatregado, en 2010, la reto de la kopanki, tiuj eksterleĝaj minejoj, strukturiĝis kaj organiziĝis.

*  Maurice Thorez estis ĝenerala sekretario de la franca komunista Partio de 1930 ĝis 1964.

“La karbo eltirita de la kopanki estis malmultekoste vendata al la publikaj minejoj, kaj revendata de ili je merkatprezo”, rakontas s-ro Anatoly Akimochin, vicprezidanto de la sendependa sindikato de la ukrainaj ministoj. Al tiuj profitoj aldoniĝis la subvencioj donitaj de la registaro por artefarite pluteni la solventecon de la publikaj minejoj. “Granda parto de tiuj sumoj malaperis en la poŝojn de homoj ligitaj al la reĝimo”, aldonas s-ro Akimochin. Laŭ la naciaj fakuloj, 10% de la karbo produktita ĉi-lastajn jarojn en la lando venis de tiuj eksterleĝaj ekspluatejoj. Malantaŭ tiu reto vidiĝas la ombro de s-ro Aleksandro Janukoviĉ, la plej aĝa filo de la eksa prezidanto, kiu tiel akceptis la riskon konkurenci la posedantojn de la privatigitaj minejoj, interalie s-ron Akhmetov.

“Ĉu revolucio? Ne, simpla redisdono de la ludkartoj.” La sociologo Volodymyr Ishchenko, direktoro de la Centro por esploro pri la kieva socio, ne kaŝas sian amarecon, kelkajn semajnojn post la fuĝo de s-ro Janukoviĉ kaj la starigo de nova reĝimo. “Tiu registaro defendas la samajn valorojn kiel la antaŭa: ekonomia liberalismo kaj persona riĉiĝo. Ne ĉiuj ribeloj estas revolucioj. Estas neverŝajne, ke la Maidan-movado ebligos profundajn ŝanĝojn kaj povos tiel pretendi la titolon ‘revolucio’. La plej serioza kandidato por la prezidanto-elekto de la 25-a de majo estas s-ro Petro Porochenko, la reĝo de ĉokolado”, unu el la plej riĉaj homoj de la lando...” Dum manifestaciantoj ankoraŭ mortis pafitaj ĉe Maidan, la sendependec-placo, epicentro de la popola kolero ekde la 22-a de novembro 2013, stranga transiro jam estis intertraktata en kelkaj koridoroj kun la potencaj aferistoj, kiuj ekregadis Ukrainujon.

Dum ĉi-lastajn dudek jaroj, la Respubliko spertis apartan formon de disvolvado, ofte kvalifikita “oligarkia plurismo”. Multaj aferistoj, kiuj konstruis grandegajn riĉaĵ-amasojn aĉetante malaltkoste la minejojn kaj fabrikojn privatigitajn post la fino de la Sovetunio, engaĝiĝis en politikon. Negocantoj pri petrolo aŭ gaso tiel povas fariĝi ministroj, aŭ ekpreni la gvidadon de grandaj publikaj administracioj. La eksa ĉefministro Julia Timoŝenko, figuro de la “oranĝa revolucio” de 2004, konsiderata de la okcidentanoj kiel “martiro” post sia enkarcerigo en aŭgusto 2011, ankaŭ ŝi riĉiĝis per la gasa industrio.

Karieroj konstruiĝas inter la privataj aferoj kaj la servo de la ŝtato. Aliaj potencaj entreprenistoj kontentiĝas per pli diskreta pozicio, financante la kampanjojn de politikuloj, kiuj reprezentas iliajn interesojn, kaj kiuj tiel fariĝas dankemaj al ili. Tiu sistemo, formaligita sub la prezideco de s-ro Leonid Kuĉma (1994-2005), implicas konstantan rearanĝadon, laŭ la konkurantaj interesoj de tiuj potenculoj, de iliaj aliancoj kaj luktoj.

Je kelkaj paŝoj de la Donbass Palace, ĉe la pinto de la riĉa konstruaĵo, kie troviĝas la sidejoj de Metinvest kaj de DTEK, du el la societoj de s-ro Akhmetov, estis la lumŝildo de Mako, la trunka kompanio (holdingo) registrita en Svislando fare de s-ro Janukoviĉ-filo por eksporti la ukrainan karbon. Kelkajn tagojn post la falo de la patro, ĝi estis diskrete malmuntita, signo ke la alianco de la mastro de Donbas kaj la “homoj de la prezidanto” finiĝis.

La policanoj ne plu scias, al kiu ili obeu

Jam en 2010, la prezidanto Janukoviĉ, konsiderata de la 1990-aj jaroj kiel politika reprezentanto de la interesoj de la klano de Donecko, decidis preni aŭtonomecon fronte al sia potenca protektanto. Li lokis siajn fidindajn homojn — anojn de sia “familio”, kiel la ukrainoj nomis ĝin — ĉe la ŝlosilaj postenoj de la ŝtato. Inter ilin, s-ro Serhiy Arbuzov, konsiderata kiel lia persona bankisto, fariĝis direktoro de la Centra banko ĉe la fino de 2010. Li estis mallonge nomumita ĉefministro dum la krizopinto, la 28-an de januaro 2014, post la foriro de s-ro Mykola Azarov. La prezidanto apogis sin ankaŭ sur s-ro Vitali Zakhartchenko, amiko de lia filo Aleksandro, kiun li nomumis ĉe la kapo de la fiska administracio en decembro 2010, antaŭ ol nomumi lin ministro pri eksterlandaj aferoj en novembro 2011. Fine li elektis, ekde sia alveno ĉe la reganta loko, favori la interesojn de alia influ-homo, s-ro Dmytro Firtach, kiu iam havis monopolon pri la importado de rusa gaso, antaŭ ol diversigi siajn aferojn en ĥemia kaj banka sektoroj. S-ro Zakhartchenko fuĝis en Rusujon, dum s-ro Firtach estis arestita en Vieno la 13-an de marto 2014.

La “familio” ankaŭ favoris la aperon de grupo tiel nomata la “junaj oligarkoj”, kies leviĝanta stelulo estis s-ro Serhiy Kurtĉenko. Tiu tre juna homo (li naskiĝis en 1985 en Karkivo), kvalifikita de la gazetaro “elstarulo” de la afereca mondo en 2012, estas la posedanto de la Gaz Ukrainujo-kompanio, kiu regis 18% de la merkato de likva gaso, realigante entutan vendosumon je 10 miliardoj da dolaroj. S-ro Kurtĉenko aĉetis al si en 2012 la rafinejon de Odeso kaj la futbal-klubon de sia naskiĝurbo, la Metalist Kharkiv. Tiu fulma leviĝo baziĝas precipe sur la amikaj rilatoj, kiujn li ligis kun la filo de la eksa ĝenerala prokuroro Viktor Pchonka, alia eminenta membro de la “familio”. Akirante la rafinejon de Odeso, la juna posedanto de Gaz Ukrainujo fariĝis rekta konkuranto de s-ro Igor Kolomoisky, konsiderata kiel la tria plej riĉa homo de la lando, tre peza sur la petrol-merkato. “La konkurenco estis falsigita, klarigas la ĵurnalistino Anna Babinets, ĉar s-ro Kurtĉenko estis subtenata de la reĝimo.”

Post la falo de la “familio”, s-ro Kurtĉenko kaj la Pchonka patro kaj filo fuĝis en Rusujon. La 2-an de marto 2014, lia rivalo, s-ro Kolomoisky, estis nomumita guberniestro de la provinco de Dnipropetrovsko fare de la novaj regantoj. La saman tagon, s-ro Serhiy Taruta, centra aganto de ferindustrio, posedanto de la industria Unio de Donbas (IDS) estis nomumita guberniestro de la Donecko-provinco. Li estis unu el la financistoj de la “oranĝa revolucio”, sed li ĉiam zorgis ne tro afiŝi politikajn engaĝiĝojn. “S-roj Taruta kaj Akhmetov neniam estis amikoj. Sed, post multaj konfliktoj, ili aranĝis specon de interkonsento por regi nian regionon, klarigas la politikologo Valentin Kokorski, profesoro ĉe la Universitato de Donecko. Estas neimageble, ke s-ro Akhmetov ne donis sian konsenton por la nomumo de sia rivalo.” Inter la du homoj, tamen, longe okazis kruda batalo, kiam s-ro Akhmetov plialtigis siajn prezojn por devigi s-ron Taruta vendi sian societon.

Unu el la maloftaj avantaĝoj de la oligarkia sistemo estas laŭ iuj protekti la landon el la influo de la rusaj kapitaloj*. “Tamen, precizigas Kokorski, estus iluzio imagi ke la ukraina ekonomio, aparte en la Donbas-regiono, povas ignori Rusujon. Ĉiuj niaj transform-industrioj rigardas al tiu merkato kaj, ofte, ili ne konformas al la normoj de Eŭropa Unio (EU). Niaj oligarkoj ja scias, ke Ukrainujo povas funkcii nur plene ludante sian rolon de ponto inter la EU kaj Rusujo.” Ekzemple, la riĉaĵo de s-ro Akhmetov enradikiĝas en la tero de Donbas, sed etendiĝas al Rusujo kaj al pluraj landoj de Eŭropa Unio (Bulgarujo, Italujo, Britujo). La oligarko posedas tie fabrikojn kaj multajn ekran-societojn kaj interkrucantajn partoprenojn en aliaj kompanioj.

*  Slawomir Matuszak, “The oligarchic democracy: The influence of business groups on Ukrainian politics”, Centre for Eastern Studies, Varsovio, septembro 2012.

Siaflanke, s-ro Taruta devenas de la greka malplimulto de la randoj de la Azova maro. Lia naskiĝurbo, la granda haveno Mariupol, estas bastiono de la Akhmetov-grupo. Tiu ĉi posedas la metalurgiajn kombinumojn Azovstal kaj Illitch, kaj ankaŭ la fabrikon de vagonoj kaj lokomotivoj Azovmach, kiu eksportas kvazaŭ tuton de sia produktaĵo en Rusujon. Kelkajn tagojn post sia nomumo, s-ro Taruta iris al Mariupol por renkonti la reprezentantojn de la ekonomiaj rondoj. “La kunveno estis fruktodona. Neniu havas intereson en la dismembriĝo de Ukrainujo”, asertas s-ro Nikolai Tokarsky, direktoro de la influa loka ĵurnalo Priazovsky rabochy, kiu partoprenis la kunvenon. La ĵurnalo apartenas al la trunka kompanio SKM de s-ro Akhmetov. S-ro Tokarsky ankaŭ estas deputito en la parlamento de la provinco Donecko, kie, sub etikedo “sendependa”, li senpere reprezentas la interesojn de la oligarkoj. Akceptante la riskon malkontentigi sian legantaron, tre senteman al la rusaj sirenoj, Priazovsky rabochy aktive defendas la “teritorian integrecon” de Ukrainujo, tiel montrante la aliĝon de s-ro Akhmetov al la novaj regantoj de Kievo.

La registaro kalkulas kun la oligarkoj por provi malgravigi la bankroton - kaj eĉ kvazaŭ-malaperon - de la ŝtataparato. Ĝi precipe provas koncernigi ilin pri la defendo kontraŭ la “rusa minaco”, konsiderante, ke longdaŭra konflikto estus katastrofa por iliaj interesoj. S-roj Akhmetov kaj Taruta ŝajnas ja konsciaj pri la danĝero, kaj ili multfoje alvokis al kvietiĝo. Post la perfortaj popolribeloj, dum kiuj unu manifestacianto mortis en la centro de Donecko, s-ro Akhmetov verkis komunikon por diri, ke “Donbaso estas respondeca regiono” kie vivas “kuraĝa kaj laborema popolo”, kaj ke ĝi ne povas cedi al la tento de perforto.

Dum la tuta monato marto, stranga lukto oponigis rus-partiajn manifestaciantojn kaj policanojn por la regado de la publikaj konstruaĵoj en la Oriento. Okupataj de la kontestantoj, ili estis reprenitaj de la polico kelkajn tagojn poste. Kiam la sidejo de la provinca administracio en Luhansko estis okupita, la 9-an de marto, tricent policanoj ekipitaj per kontraŭribelaj ŝildoj, anstataŭ defendi la konstruaĵon, eliris sub aklamoj de dumilpersona homamaso, ĉefe virinoj kaj pensiuloj. Multaj policanoj montris komplican rideton al tiuj, kiuj ĵus delokis ilin. Tiu scenaro plurfoje ripetiĝis en Donecko. “La policanoj ne plus scias al kiu obei. Iliaj ĉefoj servis la antaŭajn regantojn”, klarigas s-ro Denis Kazanski, fama blogisto de Donecko.

La komando-ĉenoj estas necertaj je ĉiuj niveloj de la sekurec-fortoj. La centraj administracioj, kie novaj kadruloj estis nomumitaj, ne estas multe pli funkcipretaj: “Koncerne korupton, la prokurorejo kalkulas kun la donitaĵoj, kiujn ni, ĵurnalistoj, povas doni al ĝi, ĉar la arĥivoj malaperis”, klarigas Babinets. Dum la ukraina armeo havas, laŭ s-ro Oleksandro Turĉinov, provizora prezidanto de la Respubliko, nur “ses mil funkciantajn soldatojn”, la Parlamento voĉdonis, la 13-an de marto, kreadon de nacia gvardio. Tiu trupo, kiu povus integri la plej radikalajn naciistojn, kiel tiujn de la ekstrem-dekstra grupo Pravity Sektor*, verŝajne ne kapablos respondi al la sekurecaj defioj, sed riskas pligrandigi la malfidon de la orientaj loĝantaroj. La 14-an de marto, mortiga lukto oponigis, en Karkivo, aktivulojn de Pravity Sektor kaj rusujo-partianojn.

*  Vd Emmanuel Dreyfus, “En Ukrainujo, la ekstremistoj de naciismo”, Le Monde diplomatique, marto 2014.
“Pacon al la pajlodomoj, militon al la palacoj”, forgesita frapfrazo

Vere, dum la ŝtato ŝajnas disrompiĝanta, la historio de la ukraina “revolucio” estas eble jam tiu de mistrafita okazo. Respondeculo de la partio de la regionoj en la urbo Luhansko, je trideko da kilometroj de la rusa landlimo, s-ro Aleksandro Tkaĉenko rekonas, ke li estis ŝokita, “kiel ĉiuj”, pro la bildoj de la luksega vilao de s-ro Janukoviĉ, kun siaj famaj necesejoj el masiva oro: “Kiam ni estis junuloj, oni instruis al ni la malnovan frapfrazon “Pacon al la pajlodomoj, militon al la palacoj”, li suspiras. Sed korupto ronĝis la tutan landon.”

La loĝantaroj de la Oriento verŝajne povus kuniĝi al tiuj de la okcidento en komuna movado kontraŭ la oligarkaro kaj korupto. Sed la ekzaltiĝo de la ukraina naciismo ludis rolon de mallogilo por la rusparolantoj de la orienta parto, dum la subtenantoj de la eksa prezidanto Janukoviĉ agitas responde la birdo-timigilon de “faŝisma minaco”. Kelkaj semajnoj sufiĉis por, per manipulado de la timoj kaj identecaj sentoj, konduki la landon ĉe la rando de interna milito.

Jean-Arnault DÉRENS

Laurent GESLIN


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Intrigoj por la regado en ombro de malfortigita malsana prezidanto

En Alĝerio nenio ŝanĝiĝas... krom la socio

La senkapableco de la alĝeria ŝtato (vd artikolon de Pierre Daum) naskas latentan malkontenton, kiu kelkfoje rezultigas sangajn alfrontiĝojn, kiel tiuj okazintaj en Ghardaia meze de marto. En tiuj kondiĉoj, la nova kandidatiĝo de s-ro Abdelaziz Bouteflika por la prezidanta elekto okazonta la 17-an de aprilo kaŭzis koleron de loĝantaro, kiu plu nenion atendas de siaj gvidantoj.

“FINE DE la somero 2013, panik-vento blovis sur la plej altaj tavoloj de la registaro, konfidas tiama ministro. En kelkaj tagoj, la partio, la sekurec-servoj, la registaro kaj la armeo estis skuataj.” La Fronto de Nacia Liberiĝo (FNL), kiu disponas pri plimulto en la nacia Asembleo, urĝe nomumis novan ĝeneralan sekretarion. S-ro Amar Saadani, elĵetita en 2007 el sia prezidanteco de la Parlamento pro dubindaj aferoj neniam klarigitaj, estis trudita perforte al la centra komitato, kiu ne volis lin.

La politika polico, kiu, sub la nomo “departemento de informado kaj sekureco (DIS)” loĝas ĉe la armea stabo, spertis publikan “senvestiĝon” (kio en Alĝerio signifas humiligon) de sia ĉefo, la mistera kaj nemovebla generalo Mohamed Mediene, alinomita “Tufik”, fare de Saadani. Oni laŭte forprenis de li plurajn el liaj taskoj, kiel la disdonadon de ŝtata reklamo al la gazetaro aŭ la manipulado de la partioj, sindikatoj kaj asocioj, kiuj celas montri la plurisman fasadon de la reĝimo. Dek ministroj, el kiuj kvar havis suverenajn funkciojn (defendo, internaj aferoj, justico, eksterlandaj aferoj) estis abrupte forigitaj. Kunvokitaj ĉe la registar-estro, ili estis tiel admonitaj — krom unu el ili, kiu trovis postenon en la konstitucia Kortumo -:“Viaj rezultoj ne estas la kaŭzo, sed...”

“La Kvaropa bando”

SED kio? Meze de aŭgusto, unu monaton post la reveno de la prezidanto de la Respubliko, s-ro Abdelaziz Buteflik, flegita dum tri monatoj en Parizo pro cerbovaskula akcidento, kiu lasis lin tre malfortigita, la skandalo eksplodas en Milano. Itala gvidanto de la Saipem, filio de la petrola grupo Ente Nazionale Idrocarburi (ENI) konfesas, ke li pagis preskaŭ 200 milionojn da dolaroj al alĝeriaj perantoj, por kontraktoj kies valoro estas 11 miliardoj da dolaroj. La grandeco de la sumo ne emociigas la alĝeriajn gvidantojn. Ilia timo venas de alia aspekto: la unuan fojon, estas ja eksterlandaj juĝistoj, italaj, francaj kaj usonaj, kiuj pristudas korupto-aferon. Nenio komuna do kun la skandaloj, kiuj, de 2009, regule okazigas skandalon sen neniam sekvigi proceson. La alĝeria justico lernis submetiĝi. “En delikata juĝafero, kiam mi anoncas, ke la kortumo retiriĝas por decidi, mi scias ke, reale, mi kaj la juĝistaro, ni iras trinki kafon en la antaŭsalono, atendante la telefonalvokon, kiu donos al ni la verdikton”, rakontas, nefiere, la prezidanto de tribunalo en la okcidento de Alĝerio.

La tagon mem de sia nomumo ĉe la pinto de la FNL, la 1-an de septembro 2013, s-ro Saadani kuras ĉe la ministro pri justico, s-ro Mohamed Charfi. Li insistas, ke li forigu el la dosiero la nomon de la eksa ministro pri energio Chakib Khelil, konsiderata proksimulo de s-ro Bouteflika. Li komprenigas al li ke, kaze de rifuzo, li perdos sian postenon. Dek unu tagojn poste, s-ro Charfi estas eksigita kun naŭ kolegoj.

Ĵus antaŭ la prezidanta elekto, la skandalo estas interpretata ĉe la pinto de la povo kiel provo malstabiligi, iomete kiel tiu, kiu frapis la turkan ĉefministron Recep Tayyip Erdogan. La instigintoj de la skandalo, mallaŭdataj de la ŝtataj amasinformiloj sed neniam identigitaj, troviĝas laŭdire eksterlande*; sed ĉu ili ne havas relajsojn surloke? La DIS nepre estas koncernata: ĝi specialiĝis pri enketoj pri korupto kaj rivelis plurajn aferojn embarasajn por la ĉirkaŭaĵo de la ŝtatestro. Unu el ili, nomata “Sonatrach 1” ankaŭ koncernas la petrol-sektoron; en alia, temas pri la konstruo de la orient-okcidenta aŭtoŝoseo, adjudikata al ĉinaj kaj japanaj entreprenoj en malklaraj cirkonstancoj. Necesas do malhelpi la agadon de generalo Medienne!

*  La vizito en Tunizo, la 17-an de februaro 2014, de la usona ministro pri eksterlandaj aferoj John Kerry, kiu evitis la duan fojon ene de kvin monatoj halti en Alĝero, plifortigis la suspektojn: Vaŝingtono videble ne intencas subteni la novan kandidatiĝon de s-ro Bouteflika.

Starigita danke al la persona favoro de malsana kaj malfortigita Bouteflika, “kvaropa bando”* laŭ alĝeria maniero, aŭ pli ĝuste kvinopo, estas taskita pri tio. En Ĉinujo, en 1976, kiam la prezidanto Mao Zedong estis agonianta, lia edzino Jiang Qing provis kapti la okazon por entrudi sin en la komunista Nomenklaturo; en Alĝerio, kvardek jarojn poste, la juna frato de s-ro Bouteflika, Saïd, ja ludas tiun rolon. Lin subtenas la registarestro, s-ro Abdelmalek Sellal, la ĝenerala sekretario de la FNL Saadani kaj s-ro Amar Ghoul, ministro pri transportoj kaj influa personeco de la islamisma medio, kiu kovris la skandalon de la orient-okcidenta aŭtoŝoseo. Speciala Konsilisto de la prezidejo, s-ro Saïd Bouteflika estas ligilo inter sia frato, enfermita en medicinigita vilao en Sidi Fredj, je dudek kilometroj okcidente de Alĝero, kaj la ekstera mondo. “Li ja regas la landon, kaj lia sola oponulo estas la DIS. Ĉiuj kliniĝas antaŭ li: la ministroj, la prefektoj, la polico, la altaj respondeculoj... Li disponas pri la telefon-linio de la prezidejo, do homoj obeas al li”, deklaras emerita generalo, s-ro Hocine Benhadid, kiu asertas paroli nome de siaj kamaradoj*. “Kaj en la armeo, Gaïd Salah estas kun li. Sed mi precizigas, ke nur Gaïd Salah kiel individuo — kaj ne la armeo kiel institucio — subtenas lin.” La stabestro Ahmed Gaïd Salah, sepdek-kvar-jara generalo, fama pro sia brutaleco kaj siaj malmultaj ideoj, estas ja la kvina membro de la bando, kaj sendube la plej potenca.

*  La “kvaropa bando” estas la nomo donita al grupo de ĉinaj gvidantoj — inter kiuj Jiang Qing — arestitaj la 6-an de oktobro 1976, unu monaton post la morto de Mao Zedong.
*  Tout sur l’Algérie, 12-a de februaro 2014, www.tsaalgerie.com.

“Depost la interrompo de la elekta procezo, en 1992*, kvazaŭ-konklavo de la armea hierarkio decidis pri la sekvenda politiko. Estis unuflanke la arme-stabo, la armeaj regionoj, la grandaj armepartoj, kaj aliflanke la servoj pri informado, kiuj ludis rolon de interfaco kun la politika ento. Sed la decidoj estis faritaj per interkonsento”, klarigas la eksa kolonelo de la DIS, Mohamed Chefik Mesbah, kiu, kun aliaj malpli konataj, prizorgas la publikajn rilatojn de sia eksa “domo”. Nomumante s-ron Gaïd Salah ĉe la posteno de vicministro pri defendo okaze de la ministroŝanĝo la 11-an de septembro 2013, s-ro Bouteflika lokis unu el siaj homoj ĉe la kapo de la rondo de generaloj, kiu regas la armeon kaj — parte - Alĝerion. Tri el ili estis emeritigitaj en januaro 2014, dum eksa respondeculo de la kontraŭterorisma lukto estis denuncita ĉe la militista tribunalo de Blida. La aliaj silentas. Ili ĝis nun ne respondis al la solena invito lanĉita fine de februaro al ili fare de s-ro Mouloud Hamrouche, eksa “reformista” ĉefministro de la jaroj 1989-1991:“Mi alvokas la Popolan Nacian Armeon savi Alĝerion.”

*  En januaro 1992, la registaro interrompis inter la du balotvicoj la parlamentajn elektojn, kiuj komenciĝis favore al la Fronto Islama de la Savo (FIS), tiel ekigante la internan militon de la “nigra jardeko”.

La “sistemo” jam ne plu vivas. La “kvaropa bando” ĝin anstataŭas kaj kunordigas la kampanjon por kvara mandato de prezidanto, kiun kondukas, pere de siaj perantoj, la eliranta prezidanto, en la posteno de jam 15 jaroj, kaj tro malsana por ĝin mem fari. Kun la tempopaso, la ŝtato pli kaj pli resumiĝis je unusola homo, kiu decidas pri ĉio aŭ preskaŭ, reduktante la ministrojn kaj la respondeculojn de institucioj de la Respubliko je senglora rolo de interŝanĝeblaj statistoj. “Malfacilas vivi kun tiu persono, konfesas unu el liaj eksaj ĉefministroj. Aŭtoritatema, kritikema, suspektema, li estas funde bonapartista.” Ne kaŝante sian malestimon por malkapabla Parlamento, devenanta de la fraŭdo, kiun li permesis kaj eble eĉ instigis, s-ro Bouteflika preferas dekretojn al leĝoj, nomumojn al elektoj, manovrojn kaj ruzaĵojn al dialogo.

La opozicio ja ne multe ĝenis lin ĝis nun. Islamistoj, naciistoj kaj demokratoj estas dividitaj en nenombreblaj tendencoj kaj rivalaj grupoj. Ĉi-foje ankoraŭ, kiam alproksimiĝas la prezidanta elekto de la 17-a de aprilo, ili oponas unu kontraŭ la aliaj. Ĉu ni kandidatiĝu por la elekto, ĉu ni rifuzu voĉdoni, aŭ aliĝu al la oficiala kandidato? Ekzistas ĉiuj diversaj pozicioj. La ĝihadistaj grupoj, koncentritaj en kelkaj montaraj regionoj kaj en la Granda Sudo, pli timigas la loĝantaron ol la aŭtoritatulojn, kvankam ili donis severan baton al la ĉefa industrio de la lando, atakante gasan ekspluatejon apud In Aménas, proksime de la libia landlimo, en januaro 2013.

En la opozicio, homo elstaras kaj kondukas veran kampanjon: s-ro Ali Benflis. Ministro pri Justico, li eksiĝis por protesti kontraŭ la kreado de malliberej-tendaroj* en somero 1991. Estro de la registaro dum la unua prezid-periodo de s-ro Bouteflika, li oponis al li kaj kandidatiĝis por la elekto de 2004, ricevante 6% de la voĉoj en tre “aranĝita” baloto. Eksa ĉefadvokato, li havas subtenojn en la juĝistaj medioj, en la FNL — kies ĝenerala sekretario li estis-, kaj disponas pri aktivaj retoj en la tuta lando, inkluzive en la islamaj medioj. Li proponas ekigi la demokratan transiron per nacia konferenco malferma al ĉiuj tendencoj, cele redakti novan Konstitucion, doni sendependon al la juĝistaro kaj pli da graveco al la leĝfaranto (la Parlamento).

*  Sekve de manifestacioj de la FIS, dekretoj permesas al la armeo aresti kaj malliberigi milojn da aktivuloj. La tendaroj de la Sudo ankoraŭ pli pleniĝos post la interrompo de la balota procezo.
Aŭto kaj klimatizilo

FARBISTO renkontita en trinkejo en Hussein Dey, apud Alĝero, Khaled, 37-jara, siamaniere resumas la opinion de la ‘ordinara homo’, pli skeptika ol iam ajn: “Bouteflika, tio ne plu aktualas! La scenaro estas antaŭ-skribita, la elekto ŝanĝos nenion... Eĉ se Barack Obama estus elektita prezidanto de Alĝerio, nenio ŝanĝiĝus...”

Kaj tamen, Alĝerio ja ŝanĝiĝas. La tritraka aŭtoŝoseo, kiu trairas ĝin de oriento al okcidento sub rigardo de la ĝendarmaro montras remodlitan pejzaĝon: la konstruaĵoj, ofte ne finitaj, multnombras en la kamparo; vilaĝoj fariĝas urboj kaj grandaj ekspluatejoj akaparas la grundojn, prilaboratajn per traktoroj de novaj agrokulturaj entreprenistoj. Oriente, inter Bordj Bou Arreridj kaj Setif, oni malkovras komencon de privata industriiĝo: brikfarejoj, limonadistoj, ŝtonminejoj, muelejoj, agro-nutraĵ-industrio, muntad-fabrikoj vidiĝas unu post la alia laŭlonge de la malnova nacia ŝoseo. En Bordj, Condor, familia konzerno, kiu laborigas ses mil kvincent salajrulojn, konstruas sunpanelojn, klimatizilojn, televidilojn kun plata ekrano, poŝtelefonojn kaj komputiltabuletojn. “La integrado estas puŝata tiom, kiom ĝi estas ekonomie profitdona”, klarigas la ĝenerala direktoro, s-ro Abdelmalek Benhamadi.

Ĉe la alia fino de la lando, en Tlemcen*, entrepreno intertraktas kun eŭropa grupo la delokadon en Alĝerion de presejo. Tio certe estus premiero. Malmultekosta laboro (200 eŭroj meze por kvardek horoj semajne), favorpreza kredito kaj nemultekosta energio favoras la industriistojn, tamen multe malpli nombraj ol la aferistoj, kiuj, armitaj ĉefe per siaj rilatoj sine de la regantaro, sturmas al la publikaj kontraktoj (pluraj miliardoj da dolaroj jare).

*  Vd “Jours tranquilles en Algérie”, Le Monde diplomatique, februaro 2010.

En Alĝero, la du lastaj konkeraĵoj de la mezaj klasoj, aŭto kaj klimatizilo, estas ĉie sur la stratoj kaj la fasadoj. Matene, la kadruloj bezonas ofte pli ol horon por atingi sian oficejon, kaj same vespere por rehejmeniri, ofte en nova kvartalo kvazaŭ-perdita en nefinita dekoro de nudaj terenoj, de ŝafaroj kaj, tie kaj tie ĉi, de ladurboj. Ili havas novajn bezonojn, kiujn la publika sektoro ne kapablas kontentigi. La disvolvado de privataj lernejoj kaj infanĝardenoj estas impona. Sur la unua etaĝo de burĝaj konstruaĵoj en la centro de la ĉefurbo, nenombreblaj ŝildoj anoncas rapidan trejnadon por kuiristoj aŭ lingvo-kursojn. Ĉe Dely Ibrahim, sur la montetoj de Alĝero, la kliniko Al-Azhar (cent dek litoj, tricent dungitoj), konstruita en 2005, montras brilegan modernecon. “La certeco esti taŭge kuracata estas kreskanta postulo. La kuracistoj de la publikaj hospitaloj sendas al ni multajn pacientojn”, asertas ĝia direktoro, doktoro Djamal-Eddine Khodja-Bach.

Verŝajne ne estas hazardo: la gvidantino de la unua manifestacio kontraŭ-Bouteflika, kelkajn minutojn post la anonco de lia nova kandidatiĝo, estis unu el tiuj kuracistoj, doktorino Amira Bouraoui. “Mi estas ginekologo en publika hospitalo, kaj mi ribelas kiam mi vidas virinojn devigatajn kundividi sian liton post akuŝo, dum via kandidato estas kuracata en la franca hospitalo Val de Grâce!”, ŝi laŭtis fronte al deputitino favora al la kvara prezidant-mandato de Bouteflika, dum debato sur privata televid-ĉeno*. Alĝerio ja evoluas pli rapide ol siaj gvidantoj.

*  Echourouk TV, 27-a de februaro 2014.

Jean-Pierre SÉRÉNI


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉio, kion ili proponas al ni, estas fariĝi policanoj!

UARGLA, malĝoja dezerto. La malnova kinejo Sedrata ne plu montris filmojn de almenaŭ dudek jaroj. Estas neniu teatro, nek spektaklejo, neniu kultura centro, urba biblioteko, nek publika ĝardeno, eĉ ne futbal-stadiono. Neniu trinkejo, eĉ malpurega, kie trinki bieron aŭ malbonan viskion, kiel en Alĝero aŭ Orano. Nur truitaj trotuaroj, malnova ksar (fortikaĵo) ruiniĝanta, kaj senstilaj domoj senfine etendiĝantaj, kun fasadoj kaj tegmentoj kovritaj per parabolaj antenoj. Solaj viv-lokoj, ret-kafejoj estas la rifuĝejo de junuloj suferantaj pro manko de “aliejo”. Eĉ la Fronto de Nacia Liberiĝo (FNL), la malnova konservativa partio, instalis unu en sia ejo.

Kiam Alĝero lastfoje zorgis pri tiu granda urbo kun ducent mil loĝantoj, ĉefurbo de vasta departemento, sed perdita je okcent kilometroj sude de la lando? Sendube antaŭ tre longe. Nur la ĉefstrato kaj kelkaj najbaraj stratoj estas kovritaj per asfalto, tie aŭ tie ĉi truita. Por la cetero, la civitanoj devas kontentiĝi per kompakta kaj polva tero. “Ili lasas nin morti ĉi tie dum tuj apude estas petrolo, kiu enspezigas al ili miliardojn!”, Mabrouk diras kolere. 29-jara, tiu junulo, kiu havas malhelan haŭton, kiel la sudaj alĝerianoj, “neniam laboris”. Tio estas, ke li neniam havis stabilan postenon. Li ricevis mallongan trejnadon por esti mekanikisto, kaj poste edziĝis. La paro disponas pri ĉambro en la domo de liaj gepatroj. Ĉu la edzino laboras? Ne. Oni insistas: ĉu ŝi serĉas laboron? Silento. “Ne. Se mi ne laboras, ankaŭ ŝi ne laboras. La valoro de viro malaltiĝas kiam lia edzino laboras.” Mabrouk pretervivas danke al siaj gepatroj kaj kelkaj labortagoj monate, kiel laboristo sur konstruejo aŭ kiel vendisto sur bazaro. Salajro estas 500 dinaroj (5 eŭroj) tage*.

*  La minimuma salajro en Alĝerio estas 18.000 dinaroj monate (t.e. 180 eŭroj laŭ la oficiala kurzo), t.e. 720 dinaroj (7,20 eŭroj) tage. La mediana salajro estas 30.000 dinaroj. Universitata profesoro gajnas proksimume 80.000 dinarojn.

Ĉiumatene krom vendrede, Mabrouk, Omar, Tahar, Abdelmalek, Tarek, Khaled, Hamza kaj deko da aliaj amikoj kunvenas ĉirkaŭ la tabloj de la Sedrata-kafejo, antaŭ la fermita kinejo. Ili trinkas kafojn, fumas cigaredojn kaj diskutas dum horoj pri sia situacio. Neniu el ili havas laboron; ĉiuj forlasis la lernejon antaŭ abiturientiĝo, kaj revas nur pri tio: ricevi fiksan postenon en ŝtata entrepreno de Hassi Messaoud, je 80 kilometroj de Uargla*. Kun 71% de la nafto-rezervoj, Hassi Messaoud estas la plej grava nafto-ekstraktejo en Alĝerio. La produktado estas tie kvarcent mil bareloj tage, kio respondas al enspezoj de 16 miliardoj da dolaroj jare*.

*  Vd Ghania Mouffok, “Femmes émancipées dans le piège de Hassi Messaoud”, Le Monde diplomatique, junio 2010.
*  Alĝerio entute produktas unu milionon sescent mil barelojn tage, kio lokas ĝin ĉe la dek sepa rango de la petrolproduktantoj. La enspezoj, kiujn ĝi eltiras el hidrokarbono estas 70% de siaj buĝetaj enspezoj kaj 97% de la eksportaĵoj (fontoj: Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj OPEL kaj BP).
Nur kvarono de la loĝantaro havas veran laboron

“Mi ne volas labori por eksterlanda entrepreno, precizigas Omar. Ili malbone pagas kaj povas forĵeti vin post tri monatoj, ses monatoj, aŭ eĉ tri jaroj, sen iu ajn klarigo nek kompenso pro senlaboreco.” Kio estas okdek kilometroj kiam oni loĝas en dezerto? Nenio. “Tie”, en tiu loko ege sekurigita, malpermesata al eksterlandanoj, ili scias ke la laboro estas malfacila: dekdu-horaj labortagoj en varmego atinganta ofte 50°C. Sed salajroj estas kutime tre altaj. “Kiel oleodukto-lutisto, vi povas facile gajni 8 milionojn!” ekkrias Khaled kun brilaj okuloj. 8 milionoj da centimoj, tio estas 80.000 dinaroj, aŭ 800 eŭroj monate. “Kaj mi konas helplaboriston, kiu gajnas 12 milionojn!”. Hamza, siaflanke, laboris tri jarojn en Hassi Messaoud, kiel bakisto en subkontrakta firmao: “Mi gajnis tri milionojn, tio ne estis sufiĉe, do mi foriris.”

Mabrouk, Khaled, Hamza kaj iliaj amikoj estas inter tiuj milionoj da senlaboraj junuloj, pri kiuj la politikaj respondeculoj kaj la amasinformiloj senĉese parolas. En la lando estas tridek ok milionoj da loĝantoj, inter kiuj 57% estas malpli ol tridekjaraj (kontraŭ 36% en Francujo). Laŭ la Nacia Oficejo pri Statistikoj (NOS), estas nur unu miliono ducent mil senlaboruloj — tio estas oficiala senlabora kvoto je 9,8%, simila al tiu de Francujo-, inter kiuj 70% estas malpli ol tridekjaraj. Tiu nombro ŝajnas strange malalta. Ĝi kaŝas realan situacion de multe pli granda senlaboreco. En Alĝerio 83% de la virinoj deklaras, ke ili ne serĉas laboron (kontraŭ 34% en Francujo). Ili do ne enkalkuliĝas en la senlaboreca statistiko.

Ne enkalkuliĝas ankaŭ la studentoj, kies nombro pasis, en dudek jaroj, de cent naŭdek kvin mil al unu miliono ducent mil, danke al politiko de rapida konstruado de novaj universitatoj, malprofite al la kvalito de instruado. Por tiuj junaj diplomitoj, malbone formitaj kaj kiuj penas trovi laboron, la ŝtato establis en 1998 sistemon de “antaŭdungado”: ĉiuj publikaj instancoj (urbodomoj, prefektejoj, ktp.) estas instigitaj provizi al ili iun ajn laboron, kontraŭ salajro, pagita el la nacia buĝeto, je 15.000 dinaroj monate. “Mi konas la respondeculon ĉe la urbodomo, klarigas Mourad. Mi venas matene, kaj li lasas min foriri post unu horo. Ĉiuokaze estas ja nenio farenda, kaj mi enspezas la 15.000 dinarojn ĉe la fino de la monato. Mi estas 28-jara, ankoraŭ loĝas ĉe miaj gepatroj, mi bezonas nenion...” Finfine, por havi pli precizan ideon pri senlaboreco en Alĝerio, oni prefere konsideru la nombron de personoj, kiuj reale okupas postenon: dek milionoj okcent mil, t.e. 28% de la tuta loĝantaro (kontraŭ 40% en Francujo). Se oni elprenas la junulojn en “antaŭdungado”, la procentaĵo falas al 25%.

“Ni havis ĝissate da tiu paternalisma tono”

En februaro 2011, tuj post la “araba printempo”, Mabrouk kaj liaj amikoj fondis la unuan movadon de senlaboruloj vere sendependan de la “sistemo”: la nacia kunordigado por defendo de la senlaborulaj rajtoj (NKDSR), kies proparolanto longe estis Tahar, kaj prezidanto, Abdelkader*. Ilia glor-tago okazis la 14-an de marto 2013, kiam ili sukcesis kunvenigi plurmilojn da homoj — dekmil, laŭ ili — antaŭ la kradoj de la prefektejo. Dume, elektitoj kaj lokaj altranguloj mobiliziĝis por frakasi la movadon, publike akuzante ties gvidantojn labori por eksterlandaj interesoj, kaj alvokis la junulojn resti hejme.

*  Vd. Adlène Meddi kaj Mélanie Matarèse, “Chômeurs: le régime fantasme sur un scénario à la arouch”, El Watan week-end, Alĝero, 22-a de marto 2013.

La 28-an de septembro 2013, kiam la NKDSR alvokis por nova “Koler-tago”, eliris nur kelkaj centoj sur la stratojn. Polico atendis ilin, kun klaboj kaj kaŝaj kapvestoj. Kaj la prefekto, s-ro Ali Bouguerra, tiel alparolis la manifestaciantojn tra la gazetaro: “La infanoj de la prefekta teritorio estas niaj infanoj (...). La senlaboruloj trovos respondojn al siaj demandoj danke al la grandiozaj projektoj, kiuj ŝanĝos la bildon de ilia urbo*. Reago de Tahar: “Ni havis ĝissate da tiu paternalisma tono kaj da tiuj promesoj sen iu ajn signifo! Kion ni volas, tio estas justa disdivido de la riĉaĵoj de la lando. Kaj ankaŭ, ke estu aplikata la leĝo pri la dungoprioritato de la Uargla-loĝantoj.”

*  El Watan week-end, 27-a de septembro 2013.

De 2004 ja leĝo devigas la entreprenojn, kiuj havas liberan laborpostenon, unue proponi ĝin al la loka oficejo de la Nacia dung-agentejo (NDA), kiu serĉu en siaj sliparoj, ĉu taŭga kandidato por tiu posteno estas en la regiono. “Sed ĉi tie, konfesas funkciulo de la NDA de Uargla, kiu, dum foresto de sia ĉefo, ellasas konfidencojn, la sliparoj estas falsitaj: pro la altaj salajroj en Hassi Messaoud, miloj da nordaj senlaboruloj havigas al si falsajn adresojn en Uargla por esti enskribitaj ĉi tie. Kaj, eĉ se entreprenoj dungas laboristojn el la Nordo sen nia perado, estas neniu kontrolo...”

Suspektataj ne esti “veraj naciistoj”

Kiel, cetere, fidi la ŝtatajn servojn? Vizito en la oficejoj de la regiona direkcio de la NDA en Uargla, tute neprizorgataj, ebligas mezuri la malestimon de la ŝtato al siaj civitanoj. Rezulte, ĉiu en Alĝerio estas konvinkita, ke leĝoj ne gravas, ke ĉio dependas de maarifa, de protekto. “Ĉu vi bezonas adreson en Uargla? Ĉu vi volas laboron en Hassi Messaoud? Vi ricevis prunton de la ŝtato kaj vi ne povas repagi ĝin*? Ne estas problemo! Se vi konas la taŭgan personon, ĉio eblas!” diras kun indiferenteca tono Farid, studento pri petrolkemio renkontita en la universitato. Ĉiuj liaj ĉirkaŭantaj amikoj aprobas kaj citas aliajn ekzemplojn. En sia lasta enketo pri dungado, la NDA diras, ke “inter la senlaboruloj, 73,8% deklaris, ke ili uzis siajn personajn rilatojn por trovi laboron”

*  De 1998, kredit-sistemo ebligas al junaj senlaboruloj, kiuj volas krei propran entreprenon, ricevi ĝis 50 000 eŭrojn.

Alia kerna punkto: la profesia formado de la junuloj. De jardekoj, la metilernejoj de la petrol-metioj troviĝas en la Nordo de la lando, en Boumerdès, Skikda aŭ Orano, kio plifortigas la senton de la “sudistoj” esti malestimataj. Diskriminacio kiu baziĝas sur la haŭtkoloro — la nigruloj suferas fortan rasismon en Alĝerio — kaj sur la historio: suspektataj ne esti “veraj naciistoj” dum la liberiga milito, la loĝantoj de la Sudo estas ankoraŭ devigitaj, kvindek jarojn post la sendependiĝo, senĉese aserti sian amon al la nacio.

Antaŭ unu jaro, la Sonatrach, la potenca ŝtata petrol-kompanio, starigis en Hassi Messaoud du metilernejojn por lutistoj kaj boristoj, kun cent naŭdek lokoj. Akvoguto en oceano. Finfine, la plej grava iniciato de la ŝtato por respondi al la postuloj de la junularo en la Sudo estas la malfermo de novaj polico-lernejoj en pluraj urboj. En aprilo 2013, okaze de konferenco en la universitato de Uargla kun la frapfrazo “La loka dungado, konkreta realaĵo”, la subkolonelo Mohamed Benaire, direktoro de la personaro ĉe la ĝenerala direkcio de la nacia sekureco (ĜDNS), anoncis “dek ses mil dungojn jare*”. “Oni volas laboron, kaj ĉio, kion ili proponas al ni, estas fariĝi policanoj!, kolere diras Tarek. Sincere dirite, estas naŭze!”

*  Liberté, Alĝero, 25-a de aprilo 2013.

Neniu virino partoprenas en la matenaj kunvenoj ĉe Sedrata-kafejo. Neniu virino cetere sidiĝas ĉe kafeja teraso de la urbo. En Uargla eĉ pli ol aliloke, la stratoj apartenas nur al la viroj. “Mia amikino, mi scias, ke ŝi subtenas min. Sed mi ne povas imagi ŝin ĉi tie, kun ni, en la Sedrata. Ĉiuj kamaradoj ekrigardus ŝin tiel, kiel mi ne ŝatas.” Tufik provas pravigi sin: “Sed ne gravas, ni ĉeestas por ili.” Kiam la konversacio malvigliĝas, ili fumas. Almenaŭ du paketojn tage; tio estas minimuma buĝeto de 4000 dinaroj monate. “Por senlaboruloj, estas ja multo!” konfesas Abdelmalek, ridante.

Pierre DAUM


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rifuzo al la IMF kaj malabundo, la miriga koktelo de la ĉefministro Viktor Orbán

La nacikonservativismo ankriĝas en la hungara socio

Per kontraŭstaro al la Internacia Mon-Fonduso kaj al la eksterlandaj privataj grupoj, la hungara ĉefministro Viktor Orbán certigas al si fortan popularecon antaŭ la elektoj de la 6-a de aprilo. Liaj naciismaj pozicioj montriĝas harmoniaj kun porislama ekstremdekstro. Lia ekonomia malkonformismo miksita kun sociala konservativismo tre utilas al nova generacio de entreprenistoj proksimaj al la potenco.

OKAZE DE la memorfestado pri la ribelo de 1956 kontraŭ la Ruĝa Armeo, la 23-an de oktobro 2013 sur la Placo de la Herooj en Budapeŝto, la ĉefministro Viktor Orbán, flankata de soldatoj, pasiigis dekmilojn da simpatiantoj: “La batalo de la hungaroj por la libereco havis siajn heroojn, sed ankaŭ siajn perfidulojn. En ĉiuj niaj militoj por sendependeco ni estis venkitaj el eksterlando. Ni scias, ke ĉiam troviĝis personoj por helpi niajn malamikojn. [...] La komunistoj vendis Hungarujon kaj la hungaran popolon al la financistoj kaj al la internaciaj spekulistoj. Ni scias, ke ili ankoraŭ pretas vendi Hungarujon al la koloniigistoj. [...] Ni vidas, ke ili reorganiziĝas, ke ili denove kunligiĝas kontraŭ ni kun eksterlandanoj, ke ili denove semas la grajnojn de malamo, de malkonkordo kaj de perforto. [...] Ni devas pretigi niajn trupojn al batalo, kiel ni faris en la jaro 2010. Ni finos kion ni komencis en 1956. Se ni ne liberigas nin, ni estos neniam liberaj.”

La ĉefo de la Fidesz, enpotenciĝinta en 2010,* nomas malamikoj la hungarajn kaj eŭropajn liberalajn maldekstrulojn same kiel la multnaciajn konzernojn. La registaro nomas kiel pruvon la raporton Tavares, kiun la Eŭropa Parlamento adoptis en julio 2013 kaj kiu denuncas la malfortiĝon de la jurŝtato en la lando. Por la Fidesz temas pri preteksto por damaĝi la suverenecon de Hungarujo, laŭ instigo de la komercaj premgrupoj de Bruselo kaj de la Hungara Socialista Partio ‒ la heredinto de la antaŭa Komunista Partio (Hungara Socialista Laborpartio), kiu fariĝis tre favora al la liberalismo. En rezolucio decidita lastan semajnon, la deputitoj taksas “neakceptebla”, ke la Eŭropa Parlamento “provas premi nian landon en la intereso de la grandaj privataj entreprenoj”. La rezolucio precizigas, ke Hungarujo, se ĝi volas malaltigi la prezon de energio por la familioj, ĝi estas devigata atenci la interesojn kaj la ekscesajn profitojn de pluraj grandaj eŭropaj societoj en situacio de monopolo.

*  Vd G. M.Tamas, “Peur et désolation en Hongrie” [Timo kaj malespero en Hungarujo], Manière de voir, n-ro 134, “Nouveaux visages des extrêmas droites”, aprilo-majo 2014.
Miksaĵo de gaull-ismo kaj de reagan-ismo

SINJORO Orbán kolektas malamikojn. Kiel adepto de la unuarangeco de la politiko super la ekonomio kaj de la ŝtato super la merkatoj, krome dotita de aŭtoritateca koncepto de la potenco, li faris serion da ne ortodoksaj ekonomiaj disponoj: aplikado de esceptaj impostoj al tutaj branĉoj de la ekonomio regataj de la multnaciaj konzernoj (energio, bankoj, komunikado, granda distribuado), ŝtatigo de la privataj pensifondusoj kun pli ol 10 miliardoj da eŭroj, redukto de la sendependeco de la centra banko. Ĉio ĉi estas sakrilegio por la Eŭropa Unio. En sia parolado al la nacio, la 16-an de februaro 2014, la ĉefministro konfirmis: “Kiam ni enpotenciĝis, la milito inter la multnaciaj konzernoj kaj la konsumantoj, inter la bankoj kaj iliaj ŝuldantoj en eksterlandaj valutoj, inter la monopoloj kaj la familioj, estis jam okazanta. Ni perdis ĉe ĉiuj frontoj. Poste la fortrilato multe ŝanĝiĝis; ni gajnis plurajn raŭndojn, sed la batalo ne estas finita.”

Dum tiu ĉi lasta jaro de mandato, du unuarangaj bataloj estis sur la tagordo: kontraŭ la bankoj kaj kontraŭ la energi-entreprenoj. La ŝtato, senposedigita per la privatigoj en la jaro 1990, provas retrovi lokon en tiuj du sektoroj posedataj je proksimume 80 elcentoj de filioj de okcidenteŭropaj societoj. La registaro trudis al la energi-gigantoj ‒ la germana E.ON, la itala Ente Nazionale Idocarburi (ENT), la francaj Electricité de France (EDF), GDF Suez, ktp ‒ 20-elcentan malaltigon de la prezoj de gaso, de elektro kaj de urba hejtado por la mastrumoj ekde la komenco de la jaro 2013. Ĝi elmontras sian volon krei neprofitcelan sektoron sub ŝtata regado, kaj deziras eĉ prepari juran bazon por ilia ŝtatigo post la elektoj de la 6-a de aprilo de tiu ĉi jaro. Fine, ĝi provas ankaŭ igi la bankojn pagi la sekvojn de la ŝuldo en svisaj frankoj de centmiloj da familioj, kiuj estis subskribintaj “putrajn pruntojn” meze de la 2000-aj jaroj.

Ĉiukaze la disputo kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF) plej bone montras ĝian strebon al nacia sendependeco. En la jaro 2010 la ĉefministro rifuzis la lastajn partojn de prunto de entute 20 miliardoj da eŭroj, kontraktita en oktobro 2008 kun la IMF, la Monda Banko kaj la Eŭropa Unio. Fine de longaj monatoj de intertraktado li rifuzis duan proponon fine de la jaro 2012. Retoriko suverenisma disvastiĝis per afiŝ-kampanjo tra la tuta lando: “Ne al malaltigo de la familiaj monhelpoj! Ne al malaltigo de la pensioj! Ni ne cedos al la IMF! Ni ne rezignos pri la sendependeco de Hungarujo!” Tio ne malhelpas la registaron praktiki politikon de malabundo per malaltigo de aliaj socialaj monhelpoj aŭ per malaltigoj de la buĝetoj de sano kaj edukado.

Liaj kontraŭuloj komparas s-ron Orbán jen kun la forpasinta venezuela prezidanto Hugo Chávez pro lia kontraŭliberalismo, jen kun s-ro Vladimir Putin pro ties aŭtoritatismo, jen al la mortinta rumana komunista gvidanto Nicolae Ceausescu pro lia personkulto. La ekonomikisto Zoltán Pogátsa pli racie vidas en la evolumodelo, kiun li sekvas, “miksaĵon de gaull-ismo kaj de reagan-ismo”.

Liaj ekonomiaj disponoj ne celas financi tion, kio restas de la socialŝtato: la ĉefministro proponas “eliri el la sakstrato, kiu estas la okcidenteŭropa prizorgoŝtato” profite al socio bazita sur la laboro. Tiel, la parlamento voĉdonis en julio 2012 por leĝo, kiu trudas al ricevantoj de sociala helpo laborojn de publika utilo. Tiu politiko praktikiĝas nome de reduktado de la publika deficito sub 3 elcentoj de la malneta enlanda produkto (MEP), konforme al la eŭropa doktrino, kaj de la stabiligo de la ŝuldo je proksimume 80 elcentoj de la MEP. Ĉar, kvankam s-ro Orbán rifuzis novajn pruntojn de la IMF, li neniam pridubis la neceson repagi la ŝuldon.

La laŭgrada imposto pri enspezo estis anstataŭigita per unueca imposto de 16 elcentoj. La ministro pri ekonomio Mihály Varga celas eĉ redukti ĝin al 9 elcentoj en la jaro 2015.* La favoroj de la registaro iras unue al la mezaj klasoj, dum la malriĉeco ne ĉesas larĝiĝi: el loĝantaro de entute dek milionoj la nombro de personoj vivantaj sub la sojlo de malriĉeco (220 eŭroj monate) altiĝis de tri milionoj komence de la 2000-aj jaroj al kvar milionoj hodiaŭ, laŭ la sociologo Zsuzsa Ferge.

*  Figyelö, Budapeŝto, 19-an de decembro 2014.

Malantaŭ la ŝirmo de nacia intereso konturiĝas nun iom post iom la novaj prebendoj profite al kelkaj fideluloj de la Fidesz: S-roj Lajos Simicska, Zsolt Nyerges kaj kelkaj grandaj entreprenistoj akaparas la plej sukajn publikajn merkatojn. Jen oligarĥio, kiu anstataŭis alian. Ĉi-foje ĝi apogas sin sur klientisma sistemo kiu evoluas sur ĉiuj niveloj de la socio kaj nutras sin per la timo kaj la indiferento. La socisciencisto Mária Vásárhelyi taksas ke la “orbanismo” aperigis renaskiĝon de la Homo kadaricus”,*, do reaperon de la submetiĝ-kondutoj kiuj superregis sub la komunista gvidanto János Kádár, unua sekretario de la Hungara Komunista Partio de 1956 ĝis 1988.

*  Elet és Irodalom, Budapeŝto, 20-an de decembro 2013.

Laŭ la dokumentfilmo Milito kontraŭ la nacio, prezentita plurfoje en la publika televido Duna Televízió, Hungarujo estas praktike en sieĝostato. En ĝi troviĝas seriozaj analizoj pri la glitado de la naciaj riĉaĵoj de la publika sektoro al la internacia privata sfero, miksitaj kun plej dubindaj eldiroj pri la avido de la grandaj potenclandoj. Ĝia reĝisoro István Jelenczki klarigas, ke li konceptis tiun filmon reage al la interveno de la IMF en la jaro 2008: “Mi opiniis, ke la prunto de la IMF praktike forvendas nian nacian trezoron kaj ke venis la momento por fari filmon kiu informos la hungarojn pri la milito farata de jarcentoj pri tiu trezoro.”*

*  Magyar Hirlap, Budapeŝto, 3-an de majo 2012.
La maldekstro taksata tro kosmopolita

SOCIOLOGO ĈE la instituto pri sociaj esploradoj Tárki, Endre Sik analizas tiun antaŭjuĝon: “La loĝantaro ĉiam konsideris ke ĝi estis koloniigita kaj ekspluatata: de la turkoj, de la germanoj, de la rusoj, kaj nun de la Eŭropa Unio. En la politiko ĉiam ekzistis emo konsideri al eksterlandanojn kiel instigantojn de internacia konspiro. Ĉar la publika opinio emas pensi en nocioj de komploto. [...] Ĉio ĉi estas parto de ĝenerala komplekso, kaj la judoj, la ciganoj aŭ la Eŭropa Unio estas ĉiuj eblaj propekaj kaproj. La politikistoj ludas alterne iun aŭ alian el tiuj kartoj”, klarigas li. Por la usona historiisto William M.Johnston, “ilia kapablo revi faris la hungarojn popolo de lastaj gardostarantoj, ĉiam pretaj defendi Hungarujon kiel escepton inter la nacioj”.*

*  Citita de Paul Lendvai, Hungary: Between Democracy and Authoritarianism, Columbia University Press, Novjorko, 2012.

Kvankam la ĉefministro koncedas, ke nenia komploto estis kovita kontraŭ li, li tamen asertas ke li fiaskigis “puĉon” danke al mobilizado de centmiloj da homoj komence de la jaro 2012. Tiu “pacmarŝo” kunvenigis al Budapeŝto liajn adeptojn el la tuta lando, kaj eĉ el iuj provincoj de la iama reĝlando situantaj hodiaŭ en Rumanujo aŭ en Slovakujo, kie hungaraj malplimultoj povis akiri pasportojn de sia origina lando.* “Ni ne estos kolonio!”, “Eŭropa Unio = Sovetunio”, ili skandis por defendi sian novan konstitucion, kiu ekvalidis la 1-an de januaro 2012. La limigoj, kiujn la nova teksto faras al la konstitucia kortumo, al la aŭtoritato de la juĝistoj kaj al la sendependeco de la centra banko, igis la eksterlandan gazetaron denunci aŭtoritatan forflankiĝon, dum la Eŭropa Komisiono, per komenco de proceso pro rompo de la eŭropa juro, atingis plurajn modifojn.

*  Vd Laurent Geslin kaj Sébastien Gobert, “Voyage aux marges de Schengen, Le Monde diplomatique, aprilo 2013.

Tiam trairis la lokan kaj la internacian gazetaron onidiro de demisio de la ĉefministro. Tiu momento de malcerteco kuraĝigis la ĉefon de la socialista opozicio, s-ron Attila Mesterházy, aserti ke s-ro Orbán ‒ elektita du jarojn antaŭe per absoluta plimulto de la voĉoj (52 elcentoj) ‒ devas forlasi sian postenon. La tezo de provo de malstabiligo estis subtenata en verko kiu, ĉe sia apero en somero 2012, ĝuis dum pluraj semajnoj grandan reklamkampanjon per grandaj afiŝoj en la metrotuneloj. La titolo, Kiu atakas Hungarujon kaj kial?, estas klara, same la bildo sur la kovrilpaĝo: ĉasaviadiloj surflugantaj la basenon de Karpatoj, la rifuĝejon de la hungara popolo.* Laŭ la aŭtoroj, la provo de malstabiligo estis farita samtempe de hungaraj kaj usonaj diplomatoj kaj politikistoj, de intelektuloj de la liberala maldekstro kaj de la IMF.

*  Zárug Péter Farkas, Lentner Csaba kaj Tóth Gy Lásló, Kik támadják Magyarországot és miért?, Kairosz Kiadó, Budapeŝto, 2012.

Ĉar la maldekstro ne sukcesis ĉirkaŭdigi la konservativan revolucion sturme traktatan de la Fidesz ekde ties enpotenciĝo, ĝi plurfoje turnis sin al Bruselo. Laŭ la registaro, ĝi pruvis sian perfidon rifuĝante en la kolumnojn de la eksterlanda gazetaro. Laŭ malnova socipolitika dispartiĝo, la naciismo kaj eĉ la patriotismo restas la terenoj de la dekstrularo, dum la maldekstro estas laŭdire kosmopolita. “La maldekstro provas ŝajni ne tro “internaciisma”, sed ĝi ne sukcesas”, konfidas Sik.

La eksterlanda malamiko alprenas ofte la trajtojn de s-ro George Soros. La usona miliardulo kaj homamanto, hungardevena judo, fariĝis preferata celo de atakoj de la porregistara gazetaro, kaj eĉ ankoraŭ pli de tiu de la ekstremdekstro. Fine de la 1980-aj jaroj, tiu apostolo de la “malfermita socio”* kontribuis al la apero de demokratiaj movadoj, interalie de la Federacio de junaj demokratoj (Fidesz), embrio de la partio hodiaŭ en la potenco. Tri personoj de la unua vico, s-ro Orbán, s-ro László Kövér (la nuna prezidanto de la parlamento) kaj s-ro István Stumpf, membro de la konstitucia kortumo, siatempe ricevis stipendiojn de lia fondaĵo. S-ro Soros nun apogas iliajn kontraŭulojn. Lia reto, la Open Society Foundations, subtenas kiom ĝi povas multnombrajn neregistarajn organizaĵojn (NRO) lokajn, progresemajn aŭ liberalajn, kiuj provizas la kontraŭulojn de s-ro Orbán per kritikaj raportoj kaj kontribuas al estigo de la internacia bildo de Hungarujo. La usona pensfabriko Center for American Progress, al kiu li estas proksima, financas ankaŭ la Haza és Haladas (“Patrujo kaj progreso”), la “startigejo” de la kontraŭ-Orbán-a kandidato, s-ro Gordon Bajnai. La semajnulo de la dekstra centro Héti Válssz taksas ke, en la jaro 2012, 1,7 milionoj da eŭroj estis pagitaj al tiuj kontraŭuloj.

*  La reto Open Society Foundations, kreita de s-ro Soros, havas sian nomon laŭ la verko de Karl Popper La société ouverte et ses ennemis [La malfermita socio kaj ĝiaj malamikoj], Seuil, Parizo, 1979 (1-a eld.: 1945).
Suspekto al la Okcidento

LA EKSTERLANDAJ kritikantoj de la ĉefministro elmetis sin al la kritikoj de liaj adeptoj en la lando. Tro ofte la internacia gazetaro denuncis lian politikon bloke, sen demandi pri tio, kion la hungaroj amase rifuzis, kiam ili elektis lin: “La nekompetenton, la internajn kverelojn kaj la korupton de la antaŭaj socialistaj registaroj”, laŭ la sintezo de la hungardevena aŭstra ĵurnalisto Paul Lendvai, tamen malmulte favora al la nuna registaro. Per tio, ke ili resendas al Hungarujo ne tre flatan bildon, tiun de periferia lando kondamnita al orienta despoteco kaj al barbareco, la elitoj de la okcidenta Eŭropo fortigas ĝiajn kompleksojn, ĝiajn tendencojn je paranojo kaj je izoliĝemo.

La rompiĝema socialista-liberala koalicio gvidata de la eksaj ĉefministroj Ferenc Gyurcsány kaj Bajnai ne sukcesas forgesigi siajn pasintajn malsukcesojn, dum la malgranda Ekologiista Partio (7,5 elcentoj de la voĉoj en 2010) rifuzas ĉian aliancon kaj riskas sian parlamentan transvivon per sia kampanjo kontraŭ la korupto. Ĉe la alia fino de la spektro, la ekstremdekstra partio Jobbik (16,7 elcentoj en 2010) [Vidu pri la rezultoj de la ĵusaj ĉi-jaraj elektoj sube], strangolata de la suverenisma retoriko de Fidesz, ne plu gajnis terenon post sia eniro en la parlamento en 2010 (vidu Corentin Léotard: Ekstremdekstro kiu ne abomenas la islamon).

La ĝenerala suspekto al la Okcidento ankoraŭ kreskis kun la entuziasmo, per kiu la okcidentaj komunikiloj salutis la alvenon sur la politikan scenejon, fine de 2012, de konkuranto de s-ro Orbán: la eksa teknokrata ĉefministro Bajnai. Ĉar, kvankam la impresaj makroekonomiaj rezultoj, kiujn tiu aferisto atingis dum sia mallonga ĉeesto en la potenco ‒ de aprilo 2009 ĝis majo 2010 ‒, postlasis elstare bonan memoron en Bruselo kaj en Vaŝingtono, la nostalgio montriĝas multe malpli vigla ĉe la bordo de Danubo.

Certe, s-ro Bajnai reduktis la publikan deficiton al 4 elcentoj de la MEP en 2010, kontraŭ 9 elcentoj en 2006. Sed li sukcesis tion per politiko de malabundo, kian la lando ne spertis post 1995: malaltigoj de la socialaj elspezoj, nuligo de la dektria monato por la pensiuloj kaj dungitoj, nealtigo de la salajroj por publikaj oficistoj, altigo de la aĝo por pensiiĝi (de 62 al 65 jaroj) kaj altigo de la aldonvalora imposto (AVI), de 20 al 25 elcentoj ‒ kaj nun 27 elcentoj; tiu kvoto de nerekta imposto fariĝis sub la registaro de Orbán la plej alta de Eŭropo. La forinto estis pro tio tre aprezata; la mastrumado de la krizo estis taksata admirinda. Oni kontrastis ĝin al tiu de Grekujo, taksata ribelema kaj senrespondeca: “En Hungarujo, eblaj lecionoj por Grekujo”, titolis la New York Times.* La Eŭropa Unio, la usona prezidanto Barack Obama kaj la IMF gratulis la junan entrepreniston, kiu tiam rifuzis konsideri sin politikisto, ĉar, asertis li, lia mastrumado de la krizo estis la sole ebla.

*  Judy Dempsey, “In Hungary , potencial lessons for Greece”, The New York Times, 19-a de februaro 2010.

Per tio malfermiĝis larĝa vojo, kiun s-ro Orbán ne hezitis iri ‒ kaj kiu ne baldaŭ fermiĝos. Ĉar, kvar jarojn poste, ĉio okazas kvazaŭ la hungaroj havus nur la elekton inter teknokrata mastrumado favora al la interesoj de la multnaciaj konzernoj kaj retiriĝo en naciismon.

Corentin LÉOTARD.

Johano PETIK: Raporto pri la elektoj okazintaj la 6-an de aprilo 2014 en Hungarujo

Invitita de membroj de la Monda Asembleo Socia (MAS) prezenti raporton pri la parlamentaj balotoj, okazintaj la 6-an de aprilo ĉi-jare en Hungarujo, mi provas koncize resumi iliajn rezultojn.

La hungaraj voĉdonantoj ĉi-jare povis elekti el la sortimento de ne malpli ol 18 partioj kaj partiaj aliancoj. El inter ili parlamentajn sidejojn ricevis 4 partioj (kaj partiaj aliancoj):

1-e la alianco el la dekstraj Fidesz kaj kristan-demokrata KDNP (45 elcentoj de la voĉoj),

2-e la “maldekstra” alianco, konsistinta el la ĉekapa Hungara Socialisma Partio (MSZP) kun tri aliancitaj, relative novaj partiaj formiĝoj (25 elcentoj),

3-e la ekstreme dekstra Jobbik (20 elcentoj) kaj

4-e LMP (dekstra partio de politikaj karieristoj, 5 elcentoj).

La kvar gajnintaj partioj akiris la plimulton (95 elcentojn) de la voĉoj, la plej multon el ili akiris (kiel ĉe la antaŭaj voĉdonadoj, en 2010) la alianco kun Fidesz ĉekape (kun la rilatumoj de 45, 25, 20 resp. 5 elcentoj). La sola komunista partio en Hungarujo (Hungara Laborista Partio, kies antaŭa nomo estis Hungara Komunista Partio), kandidatiĝinta kun tutlanda partia listo, atingis ne pli ol 0,58-elcenton de la voĉoj.

Kiel komenti la rezultojn de la balotoj? La pritaksoj de la rezultoj ŝajnas pli subjektivaj ol objektivaj kaj sobraj. La prezidanto de Fidesz, V. Orbán, ege fieriĝinta pri la sukceso de sia partio, tuj post la proklamo de la rezultoj parolis pri “neniam antaŭe spertita unueco de la hungararo”, kvankam ĉi-aprile voĉdonis ne pli ol 61 elcentoj de la elektorajtaj civitanoj, kaj la 2-miliona tendaro, voĉdoninta por lia partio, egalas apenaŭ pli ol kvaronon de la maksimume akireblaj voĉoj. [...] Interesa kaj eble eĉ konsterna por multaj analizantoj povas esti tiu detalo ke, dum la gvidantoj de partioj kun balota rezulto nur de ĉ. 40 elcentoj, en aliaj landoj oftakaze abdikas, V. Orbán ne nur ne parolas pri abdiko, sed eĉ (rezulte de manipulado, dum lia lasta parlamenta mandato, de la prielektaj leĝoj) fanfaronas pri dutriona plimulto en la parlamento. (Mi rimarkas, ke kvankam en la rondoj de MSZP la demando de la abdiko estis ne nur lanĉita, sed eĉ postulita, la prezidanto, A. Mesterházy (Meŝterhazi) rifuzas eĉ la ideon de abdiko.)

Miri pri ĉi tia sukceso de Fidesz oni povus maksimume en la fono de la ĝenerala malamo, akompananta la regadon de Fidesz kaj resp. aliaj dekstraj partioj, ĉar alirilate s-ro Orbán nun rikoltis la fruktojn de tiu pli ol 10 jarojn longa laboro, kiun liaj homoj investis por elforĝi tutlandan retaron da apogantoj (s-ro Orbán mem publike malkaŝis, ke ilia nombro estas 100 mil...), la amas-komunikiloj dum la tuta lasta regado de Fidesz senĉese fanfaronis pri la “fierindaj atingaĵoj de la registaro de ĉefministro Orbán” (reduktado de la prezo de diversaj publikaj servoj, hipokrita “liberecbatalo” kontraŭ la instancoj de EU, bankoj k.s.). Se al ĉio ĉi ni aldonas la energian agadon, ege aplomban retorikon de tiu “gvidanto”, oni povas diri, ke per la balotoj la popolo atingis tion, kion ĝi efektive atendis...

Por mi mirinda estis unuavice tio, ke en la prielektaj artikoloj en la centra organo de la kompartio Gy. Thürmer plukis kordon ne nur ne lamentan, sed eĉ fieran, kvankam servi kiel bazo por fiereco povus sole tio, ke la nombro de la voĉoj por la partio nun kvinobliĝis. Ŝajnas, ke ankaŭ lin tiu malesperiga fakto samtempe ne tre ĝenas, ke tiu rilatumo (0,58 elcentoj ...) eĉ nun estas je eksterordinara distanco de la deviga minimuma sojlo de 5 elcentoj (necesa por rajti partopreni en la laboro de la hungara parlamento). Sed la analizo de la laboro de tiu partio bezonus apartan ĉapitron.

Johano PETIK.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Islamo kaj kapitalismo”, de Maxime Rodinson

La islama mondo, Markso kaj la socialismo

APERINTA en la jaro 1966, “Islamo kaj kapitalismo”, de la fama orientsciencisto Maxime Rodinson, aŭtoro, interalie, de biografio de la profeto Mahometo[1], estis ankoraŭ neniam reeldonita.[2] Tiu verko pritraktas problemojn de brulanta aktualeco: kiaj rilatoj ekzistas inter islamo, ekonomia disvolvado kaj kapitalismo en la islama mondo? Kial tiuj socioj estas “postrestintaj” aŭ “subevoluintaj”? Ĉu la islamo malhelpas socialajn disponojn, eĉ la socialismon? Rifuzante la ideon, laŭ kiu ekzistas reguloj propraj al tiuj landoj, radikale malsamaj ol tiuj kiuj regas la Okcidenton, aŭ laŭ kiu tiu “komplika Oriento” prilumas sin per interpretado de la suraoj de Korano, Rodinson preferas por sia analizo uzi la socisciencojn kaj preni kiel ruĝan fadenon ne dogman marksisman pensadon. Ni aperigas ĉi tie eltiraĵon de la antaŭparolo al tiu nova eldono.

MAXIME RODINSON analizas tre precize ne nur la rilatojn inter islamo kaj kapitalismo, sed ankaŭ inter socialismo kaj islamo. Ĉu tiu lasta estas favora al divido de la riĉaĵoj? La demando ŝajnas hodiaŭ esti stranga, ĉar la perspektivoj de revolucio ŝajnas tiom malproksimaj, por ne diri utopiaj, kaj la islamo ŝajnas esti tiom malproksima de ĉia radikala sociala ambicio. Ĝi ne estis tia, kiam tiu ĉi libro aperis.

Ni estis tiam ĵus antaŭ la milito de junio 1967, kaj la revolucia araba naciismo, enkorpigita de la egiptuja prezidanto Gamal Abdel Nasser estis ĉe sia apogeo. Naserismo, baasismo, araba socialismo, komunismo: sub tiuj diversaj nomoj la pli aŭ malpli radikala maldekstro dominis la ideologian scenejon. Oficiroj, intelektuloj, ĵurnalistoj, oficistoj, urbaj mezaj klasoj arde identigis sin kun tio, kvankam ili interdisputis kaj eĉ intermortigis sin pri tiu aŭ alia interpreto de la doktrino. Eksperimentoj de revolucia transformado okazis en Egiptujo, en Alĝerio, en Sirio, en Irako, en Sud-Jemeno; la monarĥioj ŝajnis esti forbalaotaj de revolucia ondo.

Krom esti aŭtoritatecaj ‒ la “burĝa demokratio” estis definitive kondamnita ‒, ĉiuj ĉi reĝimoj ligis neŝanceleblan deziron solidigi la nacian sendependecon kaj definitive forlasi la eraon de eksterlanda dominado kun volo transformi la socion. Ili komencis realigi kamparan reformon kaj impulsis ekonomian disvolvadon, precipe de la peza industrio, bazita sur la centra rolo de la ŝtato. Ili faris rezolutan politikon de sociala redistribuado, de edukado kaj de sano por ĉiuj. En la tuta tria mondo tiam “la etoso estis ruĝa”; estis la tempo de radikalaj ŝanĝoj kaj, de la latinamerika gerilo inspirita de Fidel Castro tra tiuj de suda Afriko ĝis la “liberigitaj zonoj” de Hindoĉinio la revoluciaj fortoj promesis belan socialisman estontecon kaj eĉ komunisman.

En la araba mondo, por pravigi siajn revoluciajn ŝanĝojn ĉe loĝantaroj restintaj profunde religi-kredemaj kaj plejmulte kampkulturaj, la registaroj devis mobilizi la resursojn de la islamo. Kiel Rodinson rimarkigas, “kion ebligas la fideleco de la amasoj je la tradicia religio kiel faktoroj de nacieca identiĝo, tio estas la demagogia uzado (striktasenca) de la islama slogano, de la prestiĝo de la islamo kiel flago por kovri pli aŭ malpli socialismajn decidojn, kiuj devenis el aliaj fontoj.”

TIU IDEOLOGIA hegemonio de la socialismo aŭ de ĝiaj interpretoj devigis eĉ organizaĵojn, kiuj troviĝis tute ekster ĉia revolucia perspektivo, nomi siajn celojn “islama socialismo”. Unu el la tiamaj furorlibroj verkita de gvidanto de la siriaj Islamaj Fratoj, Mustafa Al-Sibai, havis la titolon La socialismo de la islamo. Dio, skribas la aŭtoro, “preskribis la kunlaboradon kaj la solidarecon en ĉiaj formoj. [...] La Profeto starigis la institucion de sociala solidareco en ĝia plena senco.” Kaj li konkludas: “La principo de sociala solidareco en la islama socialismo estas unu el la karakterizaj ecoj kiuj distingas tiun ĉi humanisman kaj moralan socialismon el inter tiom da socialismoj, kiujn ni hodiaŭ konas. Se ĝi aplikiĝus, nia socio estus ideala kaj nenia alia proksimiĝus al ĝia leviĝo.” Kion li ne diras, estas kiel li volas atingi tiun idealon, nek kial tiuj principoj ne estis realigitaj.

Tiu retoriko ne surprizas Rodinson-on. “Iuj tendencoj de la islamo planis drastajn limigojn al la rajto je proprieto, en la formo de trudita limigo de la riĉaĵoj”, kaj la fonto de tiuj postuloj povas troviĝi en iu aŭ alia teksto, “en la religia ideo, ke la havaĵoj de tiu ĉi mondo logas for de Dio, ke ili elmetas al peko”.

Ĉu tio signifas, ke la adeptoj de la socialismo povas uzi la religion same kiel la fortoj de la reakcio? Ne, respondas Rodinson: “La reakciaj interpretantoj povas uzi la tutan pasintan patriotismon, la pezon de jarcentoj da interpretado en la tradicia senco, la prestiĝon de tiuj interpretoj, la kutimon ligi ilin al la proklamata kaj afiŝita religio pro kialoj tute ne religiaj.” Kaj li insistas pri la plej ofte konservativa karaktero de la religiuloj, karaktero kiu poste fortiĝis kun la kreskanta pezo de Saud-Arabio kaj la “vaĥabigo” de la islamo.

PER INTERPRETO aparte reakcia de la religiaj preskriboj, per la eksportado, danke al la orpluvo pro la petrolo, de miliardoj da dolaroj kaj de dekmiloj da predikistoj tra la mondo, la saud-arabia reĝlando trudis internaciskale sian rigorisman vidon, kiu kunligas la defendon de reakciaj principoj, speciale por la virinoj, aliĝon al la novliberala ekonomio kaj ankriĝon en la okcidenta tendaro. Ĉu necesas memorigi la strategian aliancon inter Usono, Saud-Arabio kaj la islamistaj grupoj en almenaŭ du okazoj: la batalo kontraŭ la naserismo en la 1960-aj jaroj kaj la helpo al la afganaj ribeluloj en la 1980-aj jaroj?

Rodinson konkludas el tio, ke la historia sperto kiel lia analizo “ne kuraĝigas vidi, en la nuna epoko, en la islama religio faktoron kapablan mobilizi la amasojn por ekonomia konstruado, speciale kiam tiu ĉi montriĝas necese revolucia, ema detrui la establitajn strukturojn.”

Alain GRESH.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La punmaŝino

La eŭropa utopio transformiĝas en punmaŝinon. Sampaŝe kun ties akriĝo instaliĝas sento ke interŝanĝeblaj elitoj profitas el ĉiu krizo por akrigi siajn politikojn de malabundo kaj por trudi sian federan ĥimeron.* Tia celo vekas la aliĝon de la kontrolkonsilioj kaj de la redaktejoj. Sed, eĉ se oni aldonas la malmultajn germanajn rentulojn, kelkajn luksemburgajn nompruntantojn kaj la plej multajn francajn socialistojn, oni ne eksterordinare grandigas la popolan bazon de la nuna “eŭropa projekto”.

*  Vd “Fédéralisme à marche forcée”, Le Monde diplomatique, julio 2012.

La Unio ne ĉesas krude trakti la ŝtatojn kiuj ne prioritate zorgas por redukti sian buĝetan deficiton, eĉ kiam la senlaboreco kreskegas. Ĉar ili ĝenerale obeas sen esti petataj, ĝi tuj trudas al ili programon de ĝustigo kun celoj de decimala precizo kaj kun kalendaro de plenumado. Aliflanke, kiam kreskanta nombro da eŭropaj pacientoj devas rezigni pri kuracado pro manko de rimedoj, kiam la infanmortiĝo kreskegas kaj la malario reaperas, kiel en Grekujo, la naciaj registaroj neniam bezonas timi la fulmojn de la brusela Komisiono. Ekstreme rigoraj, kiam temas pri deficitoj kaj pri enŝuldiĝo, la “kriterioj de konverĝo” ne ekzistas pri dungo, pri edukado nek pri sano. Tamen, la aferoj estas ligitaj: amputi la publikajn elspezojn signifas preskaŭ ĉiam redukti en la malsanulejoj la nombron da kuracistoj kaj porciumi la aliron al sanprizorgado.

Pli ol “Bruselo”, kutima celo de ĉiaj malkontentoj, du politikaj fortoj disvolvis la transformadon de la monismaj dogmoj en libervolan servuton. De jardekoj, socialistoj kaj liberaluloj dividas inter si la potencon kaj la postenojn en la eŭropa parlamento, en la Komisiono kaj en la plej multaj ĉefurboj de la Malnova Kontinento.* Ultraliberala kaj favora al la milito kontraŭ Irako, s-ro José Manuel Barroso estis cetere reelektita kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono antaŭ kvin jaroj laŭ la unuanima peto de la dudek sep ŝtatestroj kaj ĉefministroj de la Unio, inkluzive de la socialdemokrataj, kvankam ĉiu tiam rekonis la spirhaltigan mezkvaliton de lia bilanco.

*  La 7-an de julio 2009, la Eŭropa Popola Partio (EPP, dekstra) kaj la socialistoj subskribis “teĥnikan interkonsenton”, laŭ kiu la ultrakonservativa polo Jerzy Buzek prezidis la Eŭropan Parlamenton de julio 2009 ĝis januaro 2012. La germana socialisto Martin Schulz sekvis lin.

Por anstataŭi lin, en tiu ĉi momento rivalas germana socialdemokrato, s-ro Martin Schulz, kaj luksemburga kristandemokrato, s-ro Jean-Claude Juncker. En televiddebato ili “kontraŭis” unu la alian, la ĵusan 9-an de aprilo. Kiu el la du taksis ke “la rigoro necesas por regajni la konfidon”? Kaj kiu rebatis ke “la buĝeta disciplino estas neevitebla”? Ĝis la punkto eĉ, ke la unua, por kiu la senkompataj “reformoj” de sia kamarado Gerhard Schröder estas “precize la modelo” sekvenda, ellasis la jenon: “Mi ne scias, kio distingas nin”. Certe ne la volo fermi la eŭropan ekonomian kazernon.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Barato: Giganto balotas

Esperoj de la “ordinara homo”

Kiam oni parolas pri la elektoj en Barato, tuj venas superlativoj. Estas la plej granda baloto en la mondo: okcent dek kvar milionoj da voĉdonantoj elektas siajn deputitojn, kiuj sidos dum kvin jaroj ĉe la popola Ĉambro (Lok Sabha). Oni voĉdonas dum kvin semajnoj, ĝis la 12-a de majo. En 2009, 59,7% de la enskribitoj voĉdonis, donante la venkon al la Partio de la Kongreso, de S-ino Sonia Gandhi kaj la duan lokon al la Bharatiya Janata Party (BJP). Ĉi-foje la fortorilato ŝajnas inversiĝi. La BJP, reprezentata de s-ro Narendra Modi, rapide progresas malgraŭ sia rolo en la kontraŭ-islamaj amas-murdoj kaj rabadoj de 2002 kaj siaj priplorindaj sociaj rezultoj en la ŝtato Guĝarato (vidu Aferismo kaj rasismo en la lando de Gandhi) - kion prisilentas la gazetaro, fariĝinta “aferisma”. La nuna registaro pagas la konsekvencojn de la ekonomia malrapidiĝo kaj de la multiĝo de skandaloj. Ĉu tria forto, la Aam Aadmy Party, kreita pro kaj por rifuzo de la korupto, ŝanĝos la ludon?

“KELKFOJE la submaraj fluoj estas pli potencaj ol la surfacaj ondoj”, observas s-ino Medha Patkar, 59-jara vigla ekologiista aktivulino. Tio estas ŝia maniero relativigi la “Modi-ondon” anoncitan de la barataj amasinformiloj, dum la balotkampanjo plej viglas por la reelekto de la kvincent kvardek tri deputitoj de la popola Ĉambro (Lok Sabha). Favorato de la baloto, s-ro Narendra Modi, kandidato de la Bharatiya Janata Party (BJP), la hindua ekstrem-naciista partio, elstarigas sian bilancon en la ŝtato Guĝarato.

Tio ja povas maltrankviligi la Partion de la Kongreso (Indian National Congress-INC), kiu perdis popularecon laŭ ĉiuj opinienketoj. Ties jardeka regado estis markita per malpliiĝo de la ekonomia kresko (4,4% en 2013 kontraŭ preskaŭ 10% antaŭ 5 jaroj) kaj per gigantaj korupto-skandaloj: fraŭdaj atribuoj de telefoniaj rajtigiloj, kontraŭleĝaj atribuoj de permesiloj por ekspluati karbominejojn... Sen natura aŭtoritato, ĝia kandidato al la regposteno, s-ro Rahul Gandhi, pranepo de Jawaharlal Nehru, penas konvinki.

Krom tiuj du gigantoj, ĉu ekzistas aliaj eblecoj? S-ino Patkar tion kredas. Por debuti en politiko, ŝi elektis nov-naskitan partion sur la nacia scenejo: la Partio de Ordinara Homo (Aam Aadmi Party, AAP). Kun 400 kandidatoj en tuta Barato, la AAP, populara kaj ambicia, progresis de sia unua printempo, en 2011.

Tiam, dum politiko-financaj aferoj implikas ministrojn, vasta kontraŭ-korupta movado naskiĝas sub egido de sepdekjarulo, eksa ŝoforo de la armeo: s-ro Anna Hazare. Mobilizante la gandhi-an simbolaron, kun sia topi — la blanka kapvesto de Mohandas Karamchand Gandhi-, li plenumas plurajn malsatstrikojn popularigitajn de amasinformiloj en la ĉefurbo Nov Delhio. Li ricevas imponan subtenon, inkluzive inter la urbaj mezklasoj, kutime nereagemaj.

Lacaj pri siaj aferecaj gvidantoj kaj pri la ŝmirmono, kiun ili devas pagi por iu ajn demarŝo, amaso da baratanoj aliĝas al la movado de la maljunulo. Liaj reakciaj starpunktoj pri mortpuno, kiun li postulas por iuj korupto-kulpantoj, ne mallogas ilin. La mobilizo fine kondukas al kuna ellaborado, fare de membroj de la registaro kaj civitanoj, de leĝprojekto kontraŭkorupta, kiu planas establi specifan aŭtoritaton, Lokpal (“mediaciisto de la Respubliko”). Hodiaŭ, post preskaŭ tri jaroj, la leĝo promesita de la Partio de la Kongreso ankoraŭ ne estas voĉdonita,

En novembro 2012, unu el la kunaktivuloj de s-ro Hazare, s-ro Arvind Kejriwal, fariĝas la respondeculo: li fondas la AAP. Kun siaj lipharo kaj etaj okulvitroj, tiu 45-jara inĝeniero kaj eksa kadrulo de la imposta administracio havas perfektan profilon de “ordinara homo”. Li konservas kiel atributon la blankan kapveston de Gandhi kaj sagace elektas kiel balotan simbolon la jhaddu, la balailon de la valmiki, apartenantaj al la kasto dalit (netuŝebluloj), taskitaj purigi la stratojn. Forbalai la korupton kaj garantii ĉies aliron al la publikaj infrastrukturoj: jen la esenco de programo, kiu allogas tiom la malriĉulojn kiom la mezajn klasojn. Unu jaron poste, en decembro 2013, la AAP rimarkite eniras la deputitaron de la Delhi-teritorio: ĝi gajnas dudek ok sidlokojn el la sepdek, kiujn enhavas la regiona Parlamento*.

*  La BJP ricevis tridek unu sidlokojn; la Partio de la Kongreso, ok; la sikĥa partio Shiromani Akali Dal, unu; la Janata Dal, unu; sendependa partio, unu.

S-ro Kejriwal fariĝas ĉefministro de la teritorio, kaj plifortigas sian bildon de honesta homo, rifuzante loĝi en la domo rezervita por lia nova funkcio. Li starigas socialan politikon kaj interalie iniciatas senpagecon de akvo, ĝis iu konsumnivelo. Sed, la 14-an de februaro 2014, post nur kvardek naŭ tagoj en la funkcio, li brue demisias, publike mallaŭdante la blokadon, fare de la aliaj partioj, de la kontraŭ-korupta leĝprojekto. La AAP bezonas konservi sian prestiĝon por la kampanjo de la ĝeneralaj elektoj.

“Ni ne estas kiel la aliaj. Ni eniras politikon kun la sola celo purigi la sistemon”, ripetas ĝiajn aktivulojn, kies sociaj profiloj estas tre diversaj. La regula rivelado de skandaloj implikantaj membrojn de la politika kaj industria elito nutras ilian severan kritikon de la grandaj partioj. La AAP malkaŝas la artifikon de la gas-prezo enkondukita de la Partio de la Kongreso kaj la entrepreno Reliance. Li ankaŭ montras la respondecon de s-ro Modi pri la vendo de teroj en Guĝarato, je malpli altaj prezoj ol tiu de la merkato, profite al alia gloro de la barata familia kapitalismo, Adani-Group.

LA PARTIO de Ordinara Homo promesas batali kontraŭ la tri “K”: korupto, komunumismo (interreligiaj streĉoj inter hinduistoj kaj islamanoj) kaj kunkulpula kapitalismo (crony capitalism). Ĝi ambicias starigi la swaraj: tiu vorto de Gandhi signifas samtempe politikan aŭtonomion kaj malcentralizadon. Ili do ellaboras politikajn programojn je la nivelo de ĉiu distrikto. Afiŝata celo estas doni la regpovon al la regatoj, por ke tiuj kolektive prizorgu la lokan politikon.

En Mumbajo, la kandidatiĝo de s-ino Patkar ilustras tiun provaĵon*. Komence de 2014, ŝi elektis la AAP por relajsi la batalon kontraŭ la amasa domdetruo en la ladurboj kaj la elpelado de iliaj malriĉaj loĝantoj; batalo kondukata ene de la movado Ghar Bachao Ghar Banao (Ni savu niajn domojn, ni konstruu niajn domojn). En 1985, ŝi jam prenis la gvidadon de la plej grava kontraŭ-industria movado de la sendependa Barato, la Narmada Bachao Andolan, kontraŭ la baraĵoj sur la riverego Narmada. Ŝi fondis en 1995 la Nacian Aliancon de la popolaj movadoj (National Alliance of People’s Movements - NAPM), konsistigata de ĉirkaŭ ducent kvindek organizaĵoj.

*  Vd Javed Iqbal, “A lady amist the Aam Aadmi”, Outlook, Nov-Delhio, 28-a de aprilo 2014.

“Ŝi ne kandidatiĝis spontane, estas ni kiuj kandidatigas ŝin. Kaj tion ni faras por ke ŝi servu nian aferon!”, avertas s-ro Santosh Thorat. Tiu aktivulo de Ghar Bachao Ghar Banao estas dalit. Li politikiĝis danke al la emancipaj movadoj lanĉitaj de la heredantoj de la dalita gvidanto Bhimrao Ramij Ambedkar (1891-1956). Antaŭ unu jaro, li ankoraŭ asertis, ke li neniam luktos enkadre de partio. Kaj tamen, li ĵus faris strategian aliancon, malverŝajna kaj malforta, malgraŭ tio, ke la AAP ne konsideras egalecon aŭ la kastisman subpremon kiel centran demandon. Tiuj mirindaj aliancoj ne povas forgesigi la malhelajn aspektojn de tiu nova partio. La 14-an de marto 2014 en la popola kvartalo Rafiq Nagar 2 en Mumbajo, antaŭ ol ekiro de la procesio, loka poeto ekkantis Inki soorat ko Pehchano Bhai (“Mia frato, rigardu iliajn vizaĝojn”). Tiu revolucia kanto kritikas tiom la kasto-sistemon, kiom la korupton, kaj mokas ĉiujn politikajn figurojn, ĝis inkluzive tiun de Gandhi. Iom poste, membro de la AAP lanĉas “Bhatat Mata Ki Jai” (Vivu la patrujo-patrino” naciisma frapfrazo tre ŝatata de la hinduaj ekstremdekstruloj. Ĉi tiuj diferencoj inter la temo de radikala emancipiĝo kaj tiu de la paroksisma patriotismo spegulas la ideologiajn kontraŭdirojn de la AAP.

Ksenofobiaj kaj naciismaj tendencoj publike aperis en la nokto de la 15-a al la 16-a de januaro 2014, kiam la ministro pri justico de Delhi-teritorio, membro de la AAP, ordonis al la polico kontroli tutan kvartalon de la ĉefurbo loĝata de afrikaj migrantoj. En sia parolado kontraŭ la etkrimeco, li tiam deklaris: “La nigruloj, kiuj ne estas kiel vi kaj mi, malrespektas la leĝojn” La partio ne malaprobis. “Por multaj progresemaj simpatiantoj, tio estis la unua grava seniluziiĝo kaj ekkonsciiĝo pri la graveco de la malprogresemaj fortoj ene de AAP”, komentas la politikologo Stephanie Tawa Lama-Rewal.

EN SAMA PERIODO, kiam dana turistino ĵus suferis seksperforton en Nov-Delhio, s-ro Kejriwal deklaras, ke seksperfortoj okazas pro “prostituado kaj drogo”. Li montriĝas nekapabla analizi la strukturajn kaj sociajn kialojn de la seksaj kaj geedzaj perfortoj*. Li same havas plenan konfidon en la vilaĝaj asembleoj, la panchayat, kiuj estas laŭ li, la loka demokratio. Tiuj instancoj tamen estas aŭtoritatemaj, virecaj kaj regataj de la dominantaj kastoj, laŭ iuj maldekstraj intelektuloj*.

*  Vd Bénédicte Manier, “L’Inde nouvelle s’impatiente”, Le Monde diplomatique, februaro 2013.
*  Rohini Hensman, “2014 elections, a secular united front and the Aam Aadmi Party”, Economic & Political Weekly, Mumbajo, 22-a de februaro 2014.

Krome, kvankam ĝi kritikas la korupton de la industriistoj, la partio havas liberalan vidadon pri ekonomio. Pluraj membroj de la komisiono taskita pripensi ĝian industrian politikon estas entreprenestroj, kiuj deziras minimumigi la intervenon de la ŝtato. En la distrikto Mumbajo-Sudo, s-ino Meera Sanyal, eksa ĝenerala direktoro de la barata branĉo de la Royal Bank of Scotland kaj membro de la pensfabriko LiberalsIndia, fiere portas la flagon de la AAP. La partio ankaŭ ne kritikas la influon de Usono al la novliberalaj disvolvo-politikoj aplikataj en Barato, kiel bedaŭras la verkistino Arundhati Roy*. Preferante la “bonan regadon” al la kontraŭ-kapitalismo kaj kontraŭ-imperiismo, la AAP defendas la laboristan emancipiĝon nur se ĝi uzas laŭleĝajn formojn de mobilizado, kiuj estas tre limigitaj.

*  Arundhati Roy, “Those who’ve tried to change the system via elections have ended up being changed by it”, Outlook, 26-a de novembro 2012.

Ĝia forto finfine estas la malforteco de la marksismaj organizaĵoj, kiuj penas konsistigi fortan “trian fronton” aŭ “maldekstran fronton”. La alianco, kiun ili nun formas kun regionaj partioj ne portas homogenan alternativan vidadon por kontraŭstari la BJP aŭ la partion de la Kongreso. Kun risko izoli sin el granda parto de la loĝantaro, la Komunista Partio Barata (KPB) aŭ la Komunista Partio Barata Marksisma (KPB-M), konsistanta plimulte el aktivuloj el la superaj kastoj, aliĝis nur malvolonte al la kritiko de la kastismo, preferante “klasisman” vidon.

Finfine, tiuj partioj penas kapti la ribeleman (revolucian) kaj emancipan potencialon de la nunaj luktoj: en la urboj, por aliro al loĝejo aŭ al akvo; en la kamparo, kontraŭ akaparo de teroj fare de industriistoj, aŭ atomenergiaj projektoj.

Senperforta retoriko, foresto de marksisma vortprovizo, laŭleĝeco: estas ĝuste tiu miksaĵo, kiu ŝajne logis, konvinkis grandan parton de la intelekta kaj aktivula elito, de la kontraŭ-industriaj ekologiistoj ĝis la maldekstraj instruistoj, kaj la aktivuloj de la civitanaj rajtoj. Ili esperas, ke ili povos kontraŭstari la konservativajn kaj malprogresemajn tendencojn ene de la partio. “La programo estas multe pli progresema ol oni povus pensi, opinias Tawa Lama-Rewal. Inter aliaj promesoj estas starigo de universala san-asekuro kaj sistemo provizanta edukadon por ĉiuj. La partio, kiu ĝis nun restis malpreciza pri la demando de kvotoj rezervataj por la malsuperaj kastoj kaj la virinoj, poziciiĝas favore al ili. Ĝi ankaŭ asertis, ke gi defendos la malkrimigon de samseksemo.”

La loko donita en la programo al la realpropriĝo de la naturaj riĉaĵoj ankaŭ atestas pri la influo de la ekologiistaj aktivuloj. Oni tie insistas pri la rajto de la lokaj kaj malplimultaj komunumoj decidi pri tio, kion fari el siaj teroj kaj ties riĉaĵoj. La partio proponas malcentralizitajn solvojn rilate la renovigeblajn energiojn, tiel kontraste kun la centralizita programo de sun- kaj vent-energioj disvolvita de la Kongreso. Dum la barata ŝtato, nome de la industria kresko kaj de la loĝantaraj bezonoj, planas kreskigi la parton de atomenergio, de 3 ĝis 25% antaŭ 2050, s-ro Kejriwal deklaris sin kontraŭ la uzo de tiu energio. Kiom ajn estos la nombro de siaj elektitoj, la AAP jam sukcesis ŝanĝi la politikan pejzaĝon.

Naïké DESQUESNES


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Aferismo kaj rasismo en la lando de Gandhi

S-ro Narendra Modi, kiu aspiras regadi Baraton, prezentas sian agadon ĉe la registaro de la ŝtato Guĝarato kiel modelon. Sed li precipe riĉigis la riĉulojn. Kaj lia ekstremisma hinduismo maltrankviligas la ĉirkaŭ 14 milionojn da islamanoj en la lando.

SINJORO Mansingh Popatbhai Riniya sulkigas siajn okulojn. Antaŭ li blanka maro etendiĝas, preskaŭ ĝis la horizonto. Tre malproksime aperas nur blua trembrilanta randaĵo, S-ro Riniya estas babilema ĉi-matene, feliĉa havi iom da kompanio. De proksimume tridek jaroj li laboras en la salrikoltejoj de la Eta Rann de Kutĉ (Eta Kutĉ-Salmalsekejo). Li fosas la kanaletojn kaj enirejojn de la marakvo, disigas la salkristalojn, ĉerpas en akvopunktoj, amasigas milojn da tunoj da blanka pulvoro sub prema suno. Kun sia sulkita vizaĝo, li , 47-jarulo, aspektas 60-jara. Hodiaŭ lia bofrato, s-ro Kalubhai, helpas lin per traktoro. Li aranĝas sian turbanon, forĵetas sian bidi (barata konusforma cigaredo) kaj tuj ekbruligas alian. Lia nigra implikita barbo, la nigra linio desegnita sub liaj okuloj, la rapida interŝanĝo en dialekto, memorigas, ke tiuj du viroj estas miyana, nomadoj praktikantaj sinkretisman religion, inter hinduismo kaj islamo. Ili apartenas al unu el la plej malriĉaj malplimultoj de Guĝarato, la agariya,- nomo donita al la laboristoj de la salrikoltejoj, kiuj laŭdire estas sesdek mil en la Eta Kutĉ-Salmalsekejo (Rann de Kutĉ)*.

*  Charul Bharwada kaj Vinay Mahajan, “Yet to be freed”, National Consultation on Salt Workers, Ahmedabad, 2008.

Viroj, virinoj kaj foje infanoj kontribuas al la produktado de la barata salo, tiom industria kiom pormanĝa. “La sistemo restis feŭda; plejparto el la agariya estas kvazaŭ-servutuloj. Ne konantaj siajn rajtojn kaj la merkatleĝojn, ili faras ŝuldojn ĉe la produktistoj kaj iliaj agentoj, kiuj fiksas la salo-prezon. Malgraŭ la ripetitaj promesoj de la registaro agi por iliaj laborkondiĉoj, dumsezone ili vivas sur la salejoj kun siaj familioj, en plej granda malriĉo”, rakontas s-ino Jhanvi Andharia, kunfondinto de la neregistara organizaĵo Area Networking and Development Initiatives (ANANDI), kiu subtenas kaj instruas la agariya.

Tiu regiono kaj la najbara, la Granda Kutĉ-Salmalsekejo (Rann de Kutĉ), tre turisma sezona sala marĉo, estas la plej celebrataj de la registaro de Guĝarato, kies ĉefministro estas s-ro Narendra Modi, brila figuro de la Partio de la Barata Popolo, la Bharatiya Janata Party (BJP). Ĉiujare la provinco organizas tritagan festivalon. “La Kutĉ-distrikto estas la montrofenestro de s-ro Modi”, klarigas s-ino Pankti Jog, el la kolektivo Janpath, kiu kunigas plurajn guĝaratajn asociojn laborantajn por socia disvolvado. “Post la tertremo de 2001, la regiono ricevis multe da mono, por akcepti industriojn, laŭdire por relanĉi la ekonomion.”

Homrajtoj, ekonomio, infrastrukturoj: “Ĉi tie, ĉio estas nur anoncefiko”

En la Eta Kutĉ-Salmalsekejo, sur la salejoj, malproksime de ĉiu lernejo kaj kuracocentro, oni vidas kabanojn el ĉifonoj kaj lado, lumigitajn per kandelo aŭ fajro, kelkfoje per ampolo, kiu pendas el nudaj dratoj, instalitaj oni ne scias kiel. “La novaj servoj, pri kiuj fiere parolas la registaro, ne havas fiksan personaron kaj troviĝas malproksime de ĉi tie. La sola efika servo ĉi-tie esta la ambulanco, kiun la agariya vokas kiam ili bezonas esti flegataj en Bhayppan, la plej proksima vilaĝo”, klarigas s-ino Andharia. La truitaj vojoj, kiuj ebligas laŭiri tiujn 15 kilometrojn, atestas la grandan malzorgon, kiu regas en la regiono, ekster la grandaj aŭtoŝoseoj, ja zorgeme asfaltitaj.

“Niaj edzinoj devas iri al Bhayppan por akuŝi kaze de problemo. Se ne, oni akuŝas hejme. Sed ni devas pagi la flegojn. Ĉi tie ni devas pagi eĉ trinkeblan akvon”, asertas s-ro Riniya, kiu devas elprunti por tiuj elspezoj kaj por la dizelpetrolo. “La solaj fojoj, kiam ni vidas ŝtatfunkciulojn, tio estas kiam okazas baloto. Ili venas veturigi nin per kamionoj, kaj diras al ni kiun ni elektu!”, li diras ridante.

Oficiale, tamen, akvo kaj elektro estas alireblaj por ĉiuj, laŭ la guĝarata registaro. Same, laŭ ĝi, la diskriminacio inter kastoj estas mito. Tamen, ne malproksime de la kampara Kutĉ-distrikto, en la ĉirkaŭurba distrikto de Mehsana, je ĉirkaŭ cent kilometroj de Gandhinagar, la ĉefurbo de la ŝtato, la kasto-sistemo ne nur pludaŭras, sed ĝi estas instituciigita.

Ambaŭ ekipitaj de mallonga balailo kaj skrapilo, kun sandaloj kaj nudkape, s-ro Harishbhai kaj lia edzino ĉiumatene iras al la urbocentro. Dum unu zorge forigas la homajn fekaĵojn lasitajn sur la trotuaroj, la alia iras en la publikajn tro plenajn latrinojn. Tiu valmiki-paro, el la dalit-kasto, estas taskita pri la homaj ekskrementoj kaj bestokadavroj. Oficiale tamen, tiu profesio estis forigita de leĝo de 1993, kompletigita fine de 2013 per amendo rehabilitanta la valmiki. Tiuj estas pli ol unu miliono tricent mil en la tuta lando, inter kiuj 95% da virinoj*, laŭ la Internacia Labor-Organizo (ILO), citita de la International Dalit Solidarity Network.

*  Vd. Bhasha Singh, Unseen: The Truth About India’s Manual Scavengers, Penguin Books India, Nov-Delhio, 2014.

“Ni havas ĉiujn necesajn infrastrukturojn. Neniu plu praktikas tiun metion en nia ŝtato”, certigas, anĝelece, la oficiro S.J. Patel, taskita pri la distrikto Mehsana. Tamen, ĉi tiuj purigistoj de homaj ekskrementoj estas ja dungitaj de la urbo, tra privataj peranto-societoj. “Ni scias, ke la profesio estas malpermesata. Sed, se ni rifuzas plenumi la laboron, oficiro de la urbo senĉese incitas nin”, klarigas s-ino Vaghela, alia dungitino. S-ino Manjulab Pradeep, direktorino de Navsarjan Trust, unu el la plej gravaj dalit-organizaĵoj, precizigas: “Kun helpo de la Robert-Kennedy-Centro por la homrajtoj, ni gvidis raporton pri mil kvincent vilaĝoj*. Publikigita en 2010, ĝi rivelas multajn diskriminaciojn, ekzemple kontraŭ valmiki-infanoj devigataj purigi la necesejojn de sia lernejo, kaj raportas pri regule plenumitaj kruelaĵoj, de la senĉesaj incitaĵoj ĝis severaj batadoj aŭ seksperfortoj. Sed la registaro rifuzis ĝin kaj ... financis kontraŭraporton.”

*  “Understanding untouchability”, Navsarjan, 2010, http://navsarjan.org.

“Ĉi tie, ĉio estas nur anoncefiko”, konfirmas ĵurnalisto de loka ĵurnalo, kiu deziras resti anonima pro timo de reprezalio. “Sufiĉas iri en la forajn regionojn por tion malkovri, sed la gazetaro kaj la esplor-institutoj ricevas premojn, precipe financajn. La aktivuloj ricevas vualitajn minacojn. Ni ankaŭ scias, ke la ĉefo de tiu ĉi ŝtato konscie lasis iujn postenojn vakaj, cele koncentri sian povon.”

Dezirante allogi investantojn, la registaro Modi laŭdas la “emociigan Guĝaraton”. Li elstarigas ĝiajn ekonomiajn rezultojn, ĝis tiu grado, ke iuj parolas pri modelo. Jes ja la ŝtato spertis averaĝan ekonomian kreskon je 10% jare inter 1994-1995 kaj 2010-2011*, tio estas pli ol la nacia averaĝo. Sed “La procentaĵo de Guĝarato en la malneta enlanda produkto (MEP) de Barato ne progresis.”, nuancigas la ekonomikisto R. Nagarai, el la Instituto por Disvolvado kaj Esploroj Indira Gandhi, en Mumbajo. Ĝi restis stabila: inter 7 kaj 8%”*.

*  En Barato, la fiska kaj statistika jaro iras de la 1-a de aprilo ĝis la 31-a de marto.
*  R. Nagaraj kaj Shruti Pandey, “Have Gujarat and Bihar outperformed the rest of India? A statistical note”, Economic & Political Weekly, Mumbajo, 28 septembro 2013.
Kiam “Time Magazine” laŭdas la “sensindikatan laboristaron” de Guĝarato

Sed la kreskado konstruiĝis danke al subvenciado. Kvankam industrio konsistigas nur 37% de la produktitaj riĉaĵoj, la grandaj kaj mezgrandaj entreprenoj de tiu sektoro ricevas preskaŭ tri kvaronojn (precize 72%) de la disdonitaj fiskaj helpoj kaj subvencioj*, koste de konsiderinda publika enŝuldiĝo: 178,3 miliardoj da rupioj (2 miliardoj da eŭroj) en la periodo 2011-2012, kontraŭ 26 miliardoj por la Delhi-teritorio. Krome, tiuj rezultoj esence baziĝas sur petrolo, kiu laŭ Nagaraj, konsistigas nun 22,8% de la tuta ŝtata industria produktado celanta eksportadon. La agrokulturo pli kaj pli forlasas la nutraĵ-kulturaĵojn kaj privilegias tiujn destinitajn por industrio, kiel ekzemple la transgenan kotonon Bt. Tiuj elektoj ne nur difektas la medion kaj elĉerpas la terojn, sed la malegalecoj restas. Guĝarato situas ĉe la dek-oka rango de la tridek kvin barataj ŝtatoj kaj teritorioj pri alfabetigo (79% de la loĝantaro) kaj je la deka rango pri la beba mortindico kaj la malriĉo-nivelo.

*  Indira Hirway, “Partial view of outcome of reforms and Gujarat “model””, Economic & Political Weekly, 26-a de oktobro 2013.

En marto 2012, Time Magazine* dediĉis sian unuan paĝon al s-ro Modi, kiu, laŭ ĝi, “uzis la naturajn avantaĝojn de Guĝarato: ties kilometrojn da marbordoj, ties nesindikat-aliĝintan laborforton kaj ties terojn”, aldonante al ili “efikan oficistaron” kaj provizante “bonkvalitan elektran reton por la grandaj industrioj”. Advokato kaj ĝenerala Sekretario de la Gujarat Federation of Trade Unions, s-ro Amrish Patel klarigas: “Historie, sindikatoj ludis tre gravan rolon en Guĝarato, kiu estis teks-industria regiono. Hodiaŭ la grandaj entreprenoj subkontraktas al etaj societoj malpli travideblaj, kiuj dungas nur nefiksajn laboristojn. La sindikatoj estas senkuraĝigitaj. Alia strategio estas fari donacojn al la ĉefoj de la vilaĝoj kie vivas la laboristoj, cele subpremi de la komenco ĉiun protest-movadon. Aŭ uzi striko-rompantojn. La leĝoj koncerne la minimuman salajron, horarojn kaj kompensojn ne estas respektataj. Tiel ja oni povas disponi pri malmultekosta laboristaro, aparte en la specialaj ekonomiaj zonoj (SEZ).”

*  Jyoti Thottam, “Modi means business”, Time Magazine, Nov-Jorko, 26-a de marto 2012.

Pri tiuj famaj SEZ, ankaŭ nomataj senimpostaj zonoj, fieras la guĝarata registaro. Tata tiel relokis la fabrikon de la Nano (la malaltkosta aŭto) en Ahmedabad, kontraŭ kvadratmetro-prezo tre malsupera al tiu de la merkato, senimpostado dum dudek jaroj, kaj longdaŭra senintereza prunto. La SEZ estis supozata krei dungadon. “Sed ĉar la regularo de tiuj zonoj ebligas al ili fiksi la laborkondiĉojn kaj salajrojn, la industrioj preferas dungi migrantojn venantajn el malriĉaj regionoj, kiel Orissa”, klarigas s-ro Patel. Por krei la SEZ, la registaro, sen aŭskulti la protestantojn, ne hezitis transformi spacojn de tradiciaj aktivaĵoj. Tiel, la guĝarata marbordo estis damaĝegita de la petrol- kaj cement-industrioj. La produktado de daktiloj malkreskis je 50%, kaj tiu de sapoto [loka frukto] tute malaperis.”, deklaras s-ro Usman Gani, aktivulo pri mediprotektado. Li citas grave akuzan raporton, publikigitan en aprilo 2013, pri migrado de la specioj fiŝitaj sur tiu marbordo kaj pri la detruado de la mangrovo*.

*  “Report of the committee for inspection of M/s Adani port & SEZ Ltd Mundra, Gujarat”, Ministry of Environment and Forests, Nov-Delhio, aprilo 2013.

En Ahmedabad, historia urbo fariĝinta la enkarniĝo de la barata moderneco, kun siaj novbrilaj komercaj centroj, siaj perfektaj vojoj kaj luksaj nemoveblaĵaj projektoj, oni imagas finfine vidi la rezultojn de la ekonomia prospero por la loĝantaro. Des pli, ke s-ro Modi laŭdas la revenintan pacon inter la hindua kaj islama komunumoj, post la kontraŭ-islamaj “pogromoj” de 2002 (vd...). “La urbomapo konsiderinde ŝanĝiĝis. La islamanoj loĝas kvazaŭ nur marĝene de la urbo”, asertas Renu Desai, urbanizisto kaj esploristino en la Centre for Urban Equity en Ahmedabad. “Mi imagas, ke oni povas konsideri tion kiel formon de paco...”

Sufiĉas iom malproksimiĝi de la trankvileco de la nova urbo, loĝejeca kaj arboplena, kun siaj internaciaj lernejoj kaj privataj hospitaloj, por malkovri kvartalojn transformitajn en getoj, kiel en Juhapura. “Teroristoj”, “krimuloj”, “malkapabluloj”, “fanatikuloj”, jen la insultoj ofte adresataj al la loĝantoj de tiu vasta kvartalo je kelkaj kilometroj de la Ahmedabad-centro.

Tiuj unu- aŭ du-etaĝaj domoj, regule vicigitaj unu kontraŭ la alia, - same kiel en multaj barataj ladurboj — ŝirmas preskaŭ kvarcent mil homojn. La kvartalo unue estis rifuĝejo por la viktimoj de inundoj en 1976; ĝi estis etendita post la religiaj popolribeloj de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Post tiuj de 2002, la loĝantaro duobliĝis. Sed ne la infrastrukturoj*. La spacoj loĝataj de hinduaj familioj estas klare limigitaj pere de pikdratoj kaj policejoj*. Iuj terenoj de la ladurbo, aĉetitaj de la urba administracio kaj poste disvolvataj de konstru-agentejoj, situas en la hindua parto, dum la islama parto restas “eksterleĝa”. “La registaro ricevas belan plivaloron el la terenoj. Krome, la islamanoj ne plu trovas kie loĝi en Ahmedabad. La riĉuloj aĉetas siajn vilaojn ĉi tie, en Juhapura, kaj la malriĉuloj restas en la eksterleĝa parto”, resumas s-ino Fahrah Sheikh, kiu animas ene de tiu geto la virinan kooperativon Mahila Patchwork. Ŝi vivas tie de tridek jaroj kun sia familio. Ĉi tie, la tuboj por la trinkakvo kaj la kloakoj miksiĝas; estas proksimume unu publika latrino por kvar loĝejoj; la lud-tereno de la publika lernejo ŝajnas esti bombardita per rubaĵoj, kaj estas tro multaj lernantoj en la klasoj.

*  Zahir Janmohamed, “Butter chicken in Ahmedabad”, The New York Times, 20-a de aŭgusto 2013.
*  Darshan Desai, “Worlds apart in a divided city”, The Hindu, Nov-Delhio, 28-a de oktobro 2013.

Elirante el la kvartalo, oni ekvidas nemalproksime la novkonstruitan aŭtoŝoseon, kiu kondukas al Mumbajo. Ĝi estas flankita de reklampaneloj de nemoveblaĵo-kompanio, kies sidejo estas en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiuj prezentas tipan kaj ĉarman islaman familion: viro kun zorge tajlita barbo, vualita virino, infano kiu preĝas ridetante, ĉiuj blankaj kaj belaj. La frapfrazoj laŭdas la disvolvadon de Guĝarato kaj de la konstruado “por ĉiuj”. Por ĉiuj, sed ĉiu ĉe si.

CLEA CHAKRAVERTY


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Publika debato ĉiam pli frakciiĝinta

Partieca frenezeco en la amaskomunikiloj de Usono

Antaŭ dudek jaroj, usonano, kiu ŝaltis sian televidilon reveninte de la laborejo, povis elekti el tri preskaŭ identaj novaĵelsendoj. De tiam, la gamo plilarĝiĝis. Hodiaŭ, televidspektantoj estas elmetataj al radikale malsamaj analizoj de aktualaĵoj laŭ tio, ĉu ili elektas la konservativan Fox News aŭ la liberalan MSNBC. Kian efikon havas ĉi tio sur la politika vivo?

En februaro 2014, prezidanton Barack Obama intervjuis William (Bill) O’Reilly, la prezentisto de programo pri politikaj aferoj ĉe la ekstreme konservativa televidoĉeno Fox News. O’Reilly uzis la okazon por ripeti akuzon popularan ĉe sia spektantaro, nome ke la Blanka Domo mensogis pri sanga atako kontraŭ la usona ambasadejo en Bengazi, Libio en septembro 2012: “Viaj malŝatantoj kredas ke vi ne informis la mondon ke tio estis terorista atenco ĉar via kampanjo ne volas ke la publiko sciu tion. Jen kion ili kredas.” La prezidanto respondis: “Kaj ili kredas tion ĉar sinjoroj kiel vi tion diradas al ili.

Ĉi tiu nelonga interŝanĝo ilustras la potencon de la malkaŝe partiecaj amaskomunikiloj en Usono, potenco kiu ŝajne devigis s-ron Obama prezenti sin por pridemandado de novkonservativa aktivulo. Sed ĝi ankaŭ atestas pri la influo de la amaskomunikiloj sur la publika opinio. Ili fariĝis “la plej laŭta voĉo en la domo”* aŭ, laŭ la esploristoj Jeffrey M.Berry kaj Sarah Sobieraj, “industrio de skandaliĝo”* kiu eksmodigis la regulojn de ĝentileco kiuj iam regis publikajn debatojn. Por senkreditigi la oponanton, ĉiaj taktikoj estas permesataj. Unu el la plej popularaj estas mencio pri naziismo. En la televidoĉeno MSNBC, tendence socialdemokrata kaj furioza kontraŭanto de Fox News, Edward (“Ed”) Schultz diris, ke “se oni spektas [la konservativan ĵurnaliston Rush] Limbaugh kun la sono malŝaltita, li similas al Adolf Hitler” (la 2an de marto 2009). Kaj kiam Al Gore faris rondviziton de usonaj lernejoj por eduki la infanojn pri la protekto de la medio, la Fox News prezentisto Glenn Beck opiniis ke tio rememorigis la mondon “pri la epoko de la Hitlera Junularo” (la 5an de marto 2010).

*  Gabriel Sherman, The Loudest Voice in the Room, Random House, Nov-Jorko, 2014.
*  Jeffrey M.Berry kaj Sarah Sobieraj, The Outrage Industry: Political Opinion Media and the New Incivility, Oxford University Press, Nov-Jorko, 2014.
CNN, pli neŭtrala, regresas

Ĉi tia troa retoriko ankaŭ invadas la radio-ondojn. Unu ekzemplo inter multaj estas la elsendo de Rush Limbaugh - la plej aŭskultata en Usono - kiu en februaro 2012 furiozis kontraŭ studento kiu argumentis ke la kosto de kontraŭkoncipado devus esti kovrita de sanasekuro: “Ŝi tiom seksumas, ke ŝi ne povas pagi la koston de la kontraŭkoncipado. Ŝi volas ke vi kaj mi kaj la impostpagantoj pagu al ŝi por seksumi. Kion tio faras el ni? Prostituistoj!

Ĉu la partiecaj amaskomunikiloj kaj iliaj “laŭtaj voĉoj” akcelas la politikan fragmentiĝon, aŭ ĉu ili nur integrigas ĝin en sian eldonan strategion? Ĉiaokaze, la fenomeno ne estas nova. Ĝi superregis publikajn debatojn en Usono de la fruaj jaroj de la deknaŭa jarcento ĝis la unua duono de la dudeka, kaj tiam regresis. La pliigitaj enspezoj de ĵurnaloj el reklamado, kaj la kreskanta potenco de la streĉe reguligita aŭdvida sektoro, superregata de la tri grandaj naciaj televidoĉenoj, ABC, CBS kaj NBC, efektive trudis pli neŭtralan tonon kaj la superecon de faktoj super la prezentado de opinioj. Oni juĝis ke la mito de ĵurnalisma objektiveco maksimumigos la spektantaron, kaj tial ĉia ŝajno de partieca polemiko estis malpermesata.

Sed, en la 1980-aj jaroj, la disvastiĝo de kablotelevidaj kanaloj ĉesigis ĉi tiun paŭzon. La proporcio de usonaj familioj kun kablotelevido kreskis de nur 8% en 1970 al 50% en 1989 kaj 85% en 2004*. Laŭpaŝe, la limigitan elekton de haveblaj programoj en radio kaj televido anstataŭis preskaŭ senlima provizo de bildoj - unue danke al kablotelevido, poste al satelitoj, kaj fine al Interreto.

*  Markus Prior, Post-Broadcast Democracy: How Media Choice Increases Inequality in Political Involvement and Polarizes Elections, Cambridge University Press, Nov-Jorko, 2007.

La publika konduto ŝanĝiĝis. Antaŭe, pro la manko de pli allogaj programoj, televidspektantoj ne estis tre politike konsciigitaj kaj spektis la tuton de la vesperaj novaĵoj. En medio kiu varbis ilin de ĉiuj flankoj, ili sekve ŝanĝis al distraj programoj. Novaĵamantoj estis malplimulto kaj plejparte konsistis el politike engaĝiĝintaj civitanoj kiuj postulis ideologian trakton de aktualaĵoj. Cetere, en 1987 la registaro de Ronald Reagan eliminis la “fairness doctrine” (la doktrinon de senpartieco) kiu postulis ke elsendistoj elsendu kontrastajn vidpunktojn pri polemikaj aferoj laŭ ekvilibra maniero. La multiĝantaj amaskomunikilaj kompanioj, kaj la kreskanta postulado pri profitoj, faris la ceteron. La “niĉaj” aktivuloj, precipe la dekstremuloj, allogis investantojn kaj garantiis al ili altan rentumon. Kaj la partieco de radioelsendoj en la 1980-aj jaroj disvastiĝis al televido dum la sekvinta jardeko kaj poste invadis la Reton. Hodiaŭ, radioelsendoj senĉese ripetantaj la novkonservativisman ortodoksecon estas preskaŭ forviŝintaj la programojn de la maldekstrularo. La firmao Clear Channel Communications havas efektivan monopolon pri parolaj programoj en radio, precipe tiuj de pajacoj kiel Rush Limbaugh kaj Sean Hannity (kiu ankaŭ aperas en Fox News) kaj kiuj allogas ĉiusemajnan aŭskultantaron de po proksimume dek kvin milionoj.

Ĉe kablotelevido, novaĵprogramojn superregas Fox News, la kreaĵo de Rupert Murdoch kaj lia News Corporation. Direktata per fera mano de Roger Ailes ekde ĝia lanĉo en 1995, la televidoĉeno estas la hejmo de kelkaj el la plej popularaj televidoforumoj en la lando, interalie tiuj de Bill O’Reilly (tri milionoj da spektantoj ĉiunokte). La dua plej spektata kanalo kablotelevide, MSNBC, estas la rezulto de partnereco inter Mikrosofto (kiu vendis siajn akciojn en 2012) kaj NBC Corporation, posedata tiutempe de General Electric. Lanĉita en 1996, dum la 2000-aj jaroj ĝi kreis al si reputacion “maldekstreman” kontraste kun Fox. Ĝiaj televidoforumoj - kiel la Rachel Maddow Show (unu miliono da spektantoj) kaj Hardball With Chris Matthews (sep cent kvindek mil) - allogas multe malpli da spektantoj ol la forumoj de ĝia konkurencanto. CNN, malpli malkaŝe partieca, elsendas malmultajn debatojn sed preferas ĵusajn novaĵojn kaj dokumentfilmojn.

En la Reto, la merkato de opinioj estas dividita inter retejoj modere maldekstrismaj kiel The Huffington Post (aĉetita de la kompanio AOL en 2011), Daily Kos kaj Talking Points Memo, kaj amaso da konservativismaj blogoj, inter ili kelkaj ekstremismaj, kiel The Drudge Report, Michelle Malkin kaj Hot Air. Kun proksimume du milionoj da paĝvidoj ĉiutage, ili ankoraŭ tute ne estas tiel popularaj kiel kablotelevido kaj radio.

Kiom da pafforto havas ĉi tiuj forĝistoj de la publika opinio? Laŭ Berry kaj Sobieraj, ilia kolektiva publiko ĉiutage estas proksimume kvardek sep milionoj, sed la sama individuo povas viziti pli ol unu fonton. Aliaj observantoj, kiel Markus Prior, argumentas ke la konsumantoj de la amaskomunikiloj de opinioj estas multe malpli multnombraj ol tiuj de la grandaj senkablaj televidoĉenoj: ĉiu el la vesperaj novaĵelsendoj de ABC, CBS kaj NBC tiras publikon duoble pli multan ol tiu de The O’Reilly Factor, la plej populara kablotelevida programo. Eĉ la ĉiunoktaj novaĵelsendoj de la malgranda publika elsendanto PBS allogas pli da spektantoj (du milionoj kvarcent mil) ol la plimulto de kablotelevidaj programoj.

Ĉe la publiko de la amaskomunikilaj aktivuloj kreskas frakciiĝo. Esploro eldonita en 2012 de la Pew Research Center montras ke spektantoj de Hannity kaj O’Reilly ĉe Fox News emas difini sin kiel konservativajn duoble pli ol la mezuma usonano (78% kaj 69% respektive, kompare kun 35% de usonanoj ĝenerale). Ĉe MSNBC, 57% de la spektantaro por la programo de Maddow estis maldekstremaj kompare kun nur 22% de la entuta loĝantaro.

Samtempe, la politikaj pozicioj de voĉdonantoj tra la tuta lando malmoliĝis. La distingo inter “progresemaj Respublikanoj” kaj “konservativaj Demokratoj” fariĝis pli klara dum ankoraŭ kreskas la diverĝo inter voĉdonantoj religiemaj kaj nereligiemaj, inter loĝantoj de la profunda Sudo kaj de la Orienta Marbordo ktp*.

*  Alan I. Abramowitz, The Polarized Public: Why American Government Is So Dysfunctional, Pearson, Londono, 2013.

La amaskomunikiloj de opinio sendube estis sekvintoj de ĉi tiu evoluo kaj ne ĝiaj antaŭuloj. Ili ne radikaligis usonanojn sed male ebligis, ke la plej politike konscia parto el ili konfirmu sian mondkoncepton. Tio ne nur estas nutrata de ideologie kalibritaj produktoj de la amaskomunikiloj: esploro pri sintenoj rilate al la televida dramserio Dallas en la 1980aj jaroj montris, ke la interpreto de ĉiu epizodo grave malsamis laŭ la kulturaj kaj politikaj antaŭsupozoj de la spektantoj*

*  Tamar Liebes kaj Elihu Katz, The Export of Meaning: Cross-Cultural Readings of “Dallas”, Polity, Kembriĝo (Anglio), 1994.

Pli lastatempe, la politikaj sciencistoj Kevin Arceneaux kaj Martin Johnson elmetis subjektojn kun vidpunktoj dekstremaj kaj maldekstremaj al kelkaj fontoj de novaĵoj pri afero rilate al la registaro de prezidanto Obama. Ili konkludis, ke la ĉefaj novaĵelsendaj televidoĉenoj estigis la samajn frakciajn efikojn kiel la ekstremaj komentistoj de la kablotelevidaj kanaloj.*. Alivorte, spektantoj perceptas novaĵerojn tiel, kiel ili kutimiĝis percepti ilin, senkonsidere pri tio, ĉu la ero estas komunikata laŭ neŭtrala aŭ tendenca maniero.

*  Kevin Arceneaux, ‘Why you shouldn’t blame polarization on partisan news’, The Washington Post, la 4a de februaro 2014.
Kaldronoj de fantaziaj ideoj

Sed la partiecaj amaskomunikiloj ne simple tenas spegulon antaŭ siaj klientoj: ili instigas al ili reformuli siajn ideojn per lingvaĵo pli amara kaj senbrida. Estas en ĉi tiu intensiga efiko ke ilia potenco troviĝas. Berry kaj Sobieraj dokumentis la inundon da insultoj kaj sarkasmoj kaj la malpuraj aŭ “ideologie ekstremaj” terminoj uzataj por karakterizi la politikan malamikon.

Iliaj esploroj ne nur montras, ke konservativuloj esprimas sin pli malmodere ol siaj maldekstrulaj oponantoj, sed ke ili ankaŭ estas malpli malvolaj fari kampanjojn de falsa propagando. Post la balotadoj de 2010, estis 31% pli probable ke spektantoj de Fox News kredus, ke prezidanto Obama ne naskiĝis en Usono, ol spektantoj de aliaj ĉenoj*.

*  David Brock, Ari Rabin-Havt kaj Media Matters for America, The Fox Effect: How Roger Ailes Turned a Network Into a Propaganda Machine, Anchor Books, Nov-Jorko, 2012.

Pri la arto de sistemeca kalumnio, la zelotoj de la amaskomunikiloj servas kiel la avangardo. Ilia rolo ne estas transformi moderulojn en ekstremistojn, sed persvadi la ekstremistojn ke iliaj kredoj estas validaj kaj tiel fari ilin eĉ pli ekstremaj*. Ĉi tiuj lojalaj kaj tre akceptemaj konsumantoj - kiujn la politika klaso aparte dorlotas - poste citas siajn preferatajn fontojn en la sociaj retoj. Ili tiel ebligas ke iuj ideoj disvastiĝu ene de pli multenombra civitanaro kaj helpas fiksi la politikan tagordon kaj mobilizi balotantojn.

*  Matthew Levendusky, How Partisan Media Polarize America, University of Chicago Press, 2013.

Fox News laŭdegis la movadon Tea Party kaj tiel pliigis la mobilizon de la ekstremaj konservativuloj kaj plifortigis la resalton kiu ebligis, ke la Respublikanoj regajnu la Ĉambron de Reprezentantoj en la mezmandataj balotadoj de 2010. Siaflanke, MSNBC malavarege laŭdis ĉiun agon de la aktivuloj de Occupy Wall Street kaj tiel kontribuis al la populareco de tiu movado. Malkiel amaskomunikiloj “tradiciaj”, la partiecaj amaskomunikiloj laboras por instigi politikan engaĝiĝon.

Kiel restarigi en la publika debato minimuman nivelon de ĝentileco kaj respekto pri la faktoj sen redukti la mobilizan potencon de la amaskomunikiloj? Estas malverŝajne, ke la “industrio de skandaliĝo” libervole rezignus la komfortajn profitojn produktatajn de siaj ekscesoj. El la profitoj rikoltitaj de News Corporation en 2012, 61% devenis de Fox News. Sed sukceso financa ne garantias sukceson politikan. Se la Respublikanoj estus denove venkitaj en la prezidentelekto de 2016, konservativaj gvidantoj kaj la komercista komunumo eble rekonsideros siajn rilatojn kun s-ro Murdoch kaj lia kokino de oraj ovoj.

Rodney BENSON


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Popola gazetaro kiu ignoras la popolon

De Mumbajo ĝis Nov-Delhio, la disvendado de la gazetaro montras rimarkindan viglecon, tiom ke ĉi-terene la lando okupas la tutmondan unuan rangon. Tamen, la kreskanta pezo de la aferecaj rondoj, fariĝintaj posedantoj de la titoloj, relativigas tiun plurismon.

Kiam la unuaj lumoj de la tago malrapide tiras Mumbajon el sia nokta letargio, en la stratoj eksvarmas miloj da liverantoj, kiuj deponas siajn ĵurnal-stakojn piede de la domegoj aŭ de la lignaj stabloj de la surstrataj vendistoj. La klientoj jam amasiĝintaj ĉirkaŭ la montrotablo, ĵetas kelkajn monerojn sur la tablon. Poste, frandante glaseton da varmega teo, ili silente absorbiĝas en sia legado. Tiu ĉi ritaro ne malofte okazas en lando, kie la gazetaro nombras pli ol cent tridek milionojn da fidelaj legantoj.

Laŭ The Economist*, Barato atingis la unuan rangon en la mondo pri la gazetara merkato, antaŭ Ĉinujo. Okdek du mil ĵurnaloj kaj magazinoj estas tie publikigitaj. Unu el la ŝlosiloj de tiu sukceso estas la progresoj de alfabetigo, kiu pasis de 12% de la loĝantaro en 1974 al 74% hodiaŭ*. Krome, la aliro al la Interreto restas tre malgranda (malpli ol 10% de la loĝantoj), kaj ĵurnalo averaĝe kostas nur 3 rupiojn: malpli ol 5 centonoj da eŭro, malpli ol surstrata teo. Ĉu ni vidu en tio signon de la mirinda plurismo kaj demokratia vigleco, tiom laŭditaj, de la sud-azia giganto?

*  “Bulletins from the future”, The Economist, Londono, 7-a de julio 2011.
*  Oficejo de la statistikoj, Nov-Delhio, www.censusindia.gov.in. 62,8% laŭ The World Factbook, www.cia.gov .

“Barato ne esta unu, sed pluraj landoj” serioze klarigas s-ro Baskhar Das desegnante skemon sur blankan tabulon. “Estas la evoluiĝinta Barato — la dudek milionoj da angle-parolantoj-, la disvolviĝanta Barato kaj la subevoluinta Barato. La unua interesas nin. La dua ankoraŭ ne pretas, kaj la tria ne havas intereson.”, li diras forigante ĝin per krajona kruco. Trans la granda fenestro de la novfarbita oficejo de la plej alta direktoro de |a Daily News and Analysis (DNA), ĉe la dek-unua etaĝo de la Indiabulls Finance Centre, dekoj da turoj kaj gruoj staras sur la ruinoj de la malnovaj fabrikoj de la kvartalo Parel de Mumbajo. “La angla estas la lingvo de la komerco kaj de la decidantoj. 85% de la reklam-buĝeto iras al la anglalingva gazetaro”, precizigas nia intervjuato. En lia parolado, la vorto “informo” indikas unue produkton.

Dum tridek du jaroj, s-ro Das spertiĝis ene de la grupo Benneth Coleman & Co. Ltd (BCCL), kies prezidanto li fariĝis en 2001, antaŭ ol ekmastri la giganton de la amasinformiloj, Zee Media, unu jaron poste. BCCL estas posedanto de unu el la plej malnovaj titoloj de la landa gazetaro: The Times of India, la unua anglalingva ĵurnalo en la mondo (kvin milionoj da koloraj ekzempleroj), kiu ricevas ĉiujare pli ol unu miliardon da dolaroj da reklam-enspezoj*.

*  http://thehoot.org.

The Times of India estis pioniro de la komerca turniĝo de la amasinformiloj, kiam venis la ondo de ekonomia liberaligo en la tuta lando, ekde 1991. “Ni travivas novan sendependiĝon, ĝojegas s-ro Das: tiun de la liberaligo. La generacio post-1991 estas tiu de la novaj “infanoj de noktomezo”” - aludo al la generacio naskiĝinta en la unuaj momentoj de la 15-a de aŭgusto 1947. S-ro Vineet Jain, administra direktoro de BCCL kaj kunulo de s-ro Das dum tridek du jaroj en tiu aventuro, elvokas tiun renaskiĝon per malpli lirikaj vortoj: “Ni ne estas gazetara entrepreno: ni estas reklam-entrepreno. Kiam 90% de viaj enspezoj devenas de reklamo, vi estas reklam-entrepreno*.” Ĉi tiu perspektivo-ŝanĝo profunde markis la baratan gazetar-industrion.

*  Ken Auletta, “Citizens Jain. Why India’s newspaper industry is thriving”, The New Yorker, 8-a de oktobro 2012.

La “sukceso” de The Times of India ŝuldiĝas al la frato de Vineet, s-ro Samir Jain. La tre diskreta vicprezidanto de BCCL multobligis la reformojn ekde sia alveno ĉe la estraro de la grupo, fine de la 1980-aj jaroj: reklamoj samformataj kiel la titoloj, vendo de la “unua paĝo” por 450.000 dolaroj kaj enkonduko de la “advertorials” - kunigo de la vortoj advertisement (reklamo) kaj editorial (ĉefartikolo). Ĉi tiuj reklam-raportaĵoj estas verkitaj de la redakcio, sed financataj de famuloj de kino, de kriketo aŭ de politiko, kun reklamaj celoj. Kaj ne gravas se la leganto ne scias tion: la kliento esta unue la anoncanto. Animata de tiu vigla entrepreno-spirito, The Times of India deklaris ferocan prezo-militon al siaj konkurantoj. Hodiaŭ en Mumbajo, la ĵurnalo kostas 5 rupiojn, dum ĝia produkto-prezo estas pli ol 10 rupioj. La ĵurnalo eĉ trionigis sian prezon en Bangaloro en 1998, kaj vendis ĝin 1,5 rupion en Nov-Delhio ekde 1994.

Alia genia eltrovaĵo de s-ro Samir Jain: interŝanĝo de reklamoj kontraŭ kapitaloj, kiujn li akiras ĉefe en la nemoveblaĵaj societoj. Danke al tiu nova strategio, BCCL posedas akciojn en pli ol tricent kvindek entreprenoj, kies dividendoj estas 15% de ĝiaj enspezoj. Tiuj novaĵoj preskaŭ tuj fariĝis la normo en la plej multaj barataj ĵurnaloj: “Kion ajn faras la The Times of India, tion ni devas fari du tagojn poste”, iom amare konstatas eksredaktisto de Hindustan Times, ĝia ĉefa konkuranto*.

*  Samanth Subramanian, “Suprem being. How Samir Jain created the modern Indian newspaper industry”, The Caravan, Nov-Delhio, decembro 2012.
Historia interdependeco inter amasinformiloj, industriaj konzernoj kaj politikaj medioj

“Hodiaŭ la “kvara povo” estas en la manoj de la nemoveblaĵoj”, ironias Paranjoy Guha Thakurta. Por tiu sendependa ĵurnalisto, kunfondinto en 2001 de The Hoot, retejo por observado de la barataj amasinformiloj, la amaskomunikila pejzaĝo pasis de “ŝtatmonopolo” - ĝis la 1990-aj jaroj — al “privata oligopola merkato”. Signifa parto de la gazetaro estas hodiaŭ en la manoj de malpli ol dek konzernoj, kiuj posedas ĉiujn tipojn de komunikiloj. BCCL, kiu ankaŭ publikigas The Economic Times (la dua anglalingva plejlegata ekonomia gazeto, post la Wall Street Journal, posedas ankoraŭ dek unu aliajn ĵurnalojn, dek ok magazinojn, du informajn satelitajn TV-ĉenojn, unu anglalingvan kino-ĉenon, TV-ĉenon dediĉitan al la aktualaĵoj de Bollywood, unu radion, unu societon pri reklam-afiŝado kaj plurajn retejojn.

Dainik Bhaskar, dua plej grava ĵurnalo en hindia lingvo, kiu publikigis unu solan ĵurnalon en Bhopal en la 1950-aj jaroj, posedas hodiaŭ sep da ili, kaj du magazinojn, dek sep radio-staciojn kaj sep ĉenojn de kablo-televido. La tri grupoj, kiuj publikigas la tri plej gravajn anglalingvajn ĵurnalojn (BCCL,HT-Media kaj Kasturi & Sons Ltd) koncentras 39% de la tuta enspezaro kaj 44% de la reklamaj enspezoj, kvankam ili atingas nur 6% de la legantoj*. En Nov-Delhio, sola urbo en la mondo, kie ĉiutage aperas dek ses anglalingvaj ĵurnaloj, tri kvaronoj de la merkato de la anglalingvaj ĵurnaloj estas okupata de The Times of India, The Economic Times (kiuj ambaŭ apartenas al BCCL) kaj The Hindustan Times.

*  “Building resistance, organising for change. Press freedom in South Asia 2012-2013”, International Federation of Journalists, http://asiapacific.ifj.org.

La tre profitdona reklammerkato vekas la apetiton de eksteraj agantoj, aparte grupoj de telekomunikadoj. Por Thakurta, “pli kaj pli da industriaj konzernoj akiras rektajn kaj nerektajn interesojn en amasinformilaj grupoj”. Li ne hezitas paroli pri “murdoch-igo”, kun referenco al la aŭstralia magnato Rupert Murdoch, posedanto en Barato de la grupo Star, kiu rimarkite eniris la aŭd-vidan merkaton de la lando en la 1990-aj jaroj. La potenca grupo Reliance Industries Ltd, posedaĵo de s-ro Mukesh Ambani (la plej riĉa homo en Barato kaj 29-a en la mondo, laŭ la magazino Forbes), ligiĝis en 2012 kun la grupo Network18, posedanto de dek naŭ TV-ĉenoj, kun la grupo Eenadu, kiu publikigas unu el la unuaj ĵurnaloj en la telugua lingvo (preskaŭ ses milionoj da ekzempleroj tage), kaj kun la regiona ĉeno Eenadu-TV. La kunfandiĝo puŝis la konzernon inter la plej influajn amasinformilajn grupojn en Barato, apud BCCL kaj Star.

Kvankam ĝi pli akutiĝas hodiaŭ, “la demando pri la hegemonio de la industriistoj super la amasinformiloj estas tiom malnova, kiom la lando mem”, memorigas Thakurta. En 1948, Jawaharlal Nehru, la unua registarestro de sendependa Barato, jam parolis pri la “gazetaro de juto” por The Times of India, tiam regata de la familio Jain, kiu posedis la koncesiojn de juto en Kolkato. Nehru ankaŭ mallaŭdis la “gazetaron de ŝtalo”: aludo al la grupo Tata, posedanto de la influa bengala ĵurnalo The Statesman. Li estis malpli kritikema al sia amiko Ramnath Goenka, direktoro de la Indian Express, kiu provis — sensukcese — akiri la baratan kompanion de fero kaj ŝtalo. La gazetoj sciis adaptiĝi al la povo. Dum la periodo de urĝostato dekretita de la filino de Nehru, fariĝinta ĉefministro, Indira Gandhi*, The Times of India, estrita de Ashok Jain (la patro de Vineet kaj de Samir), estis kromnomata “The Times of Indira”.

*  Kondamnita de la Plej alta Kortumo en 1975 pro balota fraŭdo, Indira Gandhi dekretis urĝo-staton, kio permesis al ŝi enprizonigi opoziciulojn kaj cenzuri la gazetaron.
La opozicia penso kaj la alternativa gazetaro pli kaj pli malfacile vivas

Tiu ĉi implikado inter amasinformiloj, konzernoj kaj politikaj medioj pludaŭras. Hindustan Times apartenas, pro patra heredaĵo, al s-ino Shobhana Bhartia, kiu estas ĝia editora direktoro de 2008, kaj kiu havis sidlokon ĝis 2012 en la Parlamento por la Partio de la Kongreso, plimulta partio. Laŭ la diro de eksa ĉefartikolisto de la gazeto, ŝia ĉiutaga telefonalvoko cele iajn “ĝustigojn” estas timata de la tuta redaktistaro. “Dainik Jagran” la plej legata (16 milionoj kaj duono da legantoj) ĵurnalo en hindia lingvo, estas kvazaŭ-imperio konstruita de la industriisto Narendra Mohan, kiu havis sidlokon en la Parlamento por la Partio de la hinda Popolo (Bharatiya Janata Party BJP), la naciista hindua partio. La filo de Mohan, s-ro Sanjay Gupta, heredis ties regadon.

Ne surprize, tia situacio kondukis al serio de skandaloj. La afero de la “pagitaj novaĵoj”, pagitaj de la kandidatoj dum la kampanjo por la parlamentaj elektoj de 2009, koncernis la plej gravajn partiojn kaj gazetojn de la lando: The Times of India en la angla, Dainik Jagran kaj Dainik Bhaskar en la hindia, sed ankaŭ la ĵurnalojn la plej larĝe publikigitajn en vulgaraj lingvoj: Lokmat en la marata, Punjab Kesari en la hindia, Eenadu en la telugua ...

Jam en 2008, la barata ministrejo pri informado kaj diskonigo mendis raporton pri la demando de la proprieto de la amasinformiloj, al la Administrative Staff College of India (ASCI), sendependa kaj publik-interesa grupo. La raporto substrekis la “evidentan superregon de la merkato” kaj konsilis limigi la interkrucitan proprieton de la amasinformiloj. Krome, la Reguliga Aŭtoritato de la Telekomunikado, kies orientiĝo estas tamen liberala, deziris, ke “bariloj estu starigitaj por garantii plurismon kaj diversecon en la gazetaro, radio kaj televido*. Ĉiuj tiuj rekomendoj restis neaplikataj.

*  “Consultation paper on issues relating to media ownership”, Telecom Regulatory Authority of India, Nov-Delhio, 15-a de februaro 2013, www.trai.gov.in.

En februaro 2013, dua raporto, apogita sur internacia komparo, konkludis pri neceso limigi la horizontalan (la posedo de pluraj tipoj de amasinformiloj) kaj vertikalan (la kuna posedo de disvastigo-entreprenoj kaj kreado-entreprenoj ene de la sama amaskomunikilo) koncentradon. Nuntempe ekzistas nur malforta regulado, kiu koncernas nur la televidan sektoron, kaj aplikiĝas al la entreprenoj, sed ne al konzernoj. La raporto proponas etendi ĝin al ĉiuj amasinformiloj, kio inkluzivus BCCL kaj Dainik Bhaskar.

Ne necesas precizigi, ke la koncernaj grupoj esprimis firman rifuzon al ĉia evoluo. “La limo inter regulado kaj regado estas tre maldika”, avertas Arindam Sen Gupta, ĉefredaktoro de The Times of India. Li kritikas provon “silentigi la amasinformilojn” kompareblan al tiu, kiu trafis la gazetaron dum la periodo de urĝostato, inter 1975 kaj 1977. Laŭ li, “la regulado de la amasinformiloj devas esti memregulado. Tio, kio ekzistas de jardekoj”*.

*  Arindam Sen Gupta, “Muzzling the media: Freedom at risk”, The Times of India, Nov- Delhio, 19-a de junio 2013.

S-ro Rao Inderjit Singh, deputito de la Partio de la Kongreso, kiu gvidas la konstantan komitaton pri informado kaj teknologioj, vidas en la interkrucita proprieto de la amasinformiloj “minacon por nia demokratio*. Kiel indikas Thakurta, “koncentriĝo de la proprieto en oligopola merkato rezultigas malkresko de la plurismo.” La raporto de la ASCI substrekas, ke la merkato-regado fare de eta nombro de agantoj koncernas aparte la regionan gazetaron en vulgaraj lingvoj. Pri tio malkonsentas la gazetaraj grupoj: laŭ ili, la kultura, lingva kaj socia diverseco de la barata merkato malhelpas ĉiun monopolon. “Barato estas fama pro siaj troaj ideoj, ironias Rachna Burman, respondeculo pri la ekonomia aktualeco ĉe The Times of India. Konkurenckapabla industrio de la amasinformiloj estas laŭ li la plej bona garantio de plureca ĉirkaŭaĵo, kie kunekzistas diversaj vidpunktoj.”*. Ĉu la libera merkato de la opinioj, estu sola gardisto de la libera cirkulado de ideoj?

*  Citita en “India needs cross media restrictions”, The Hoot, 10-a de junio 2010.
*  The Times of India, 20-a de aŭgusto 2012.

“La interkrucita proprieto de la amasinformiloj prezentas grandan ŝanĝon, male asertas Shoma Chaudhury, eksa direktorino de la semajngazeto Tehelka. Ĝi klarigas kial la gazetaro tre malmulte kritikas la privatajn entreprenojn kaj la malegalecajn ekonomiajn politikojn.” The Times of India estis ofte kritikata pro sia biasita aliro al la aktualeco. Tiel, kiam difektita lifto mortigis du laboristojn kaj vundis sep aliajn sur la konstruejo de dek-naŭ-etaĝa luksa konstruaĵo en Bangaloro, la ĵurnalo ne citis la nomon de la konstruanto, Sobha Developers, grupo en kiu la posedanto de la gazeto, BCCL, havis akcio-partojn. En 2005, dum okmonata striko — kiu ricevis apogon de sensindikataj laboristoj-, celanta publike mallaŭdi la laborkondiĉojn en la fabrikoj de Hona Motors en Gurgaon, la ĵurnalo relajsis la vidpunkton de la estraro kaj esprimis maltrankvilon pri la konsekvencoj al la financa klimato de la lando.

Inter la reklam-raportaĵoj de The Times of India, ties kolego The Hindu publike mallaŭdis artikolon favoran al la agrokultura bioteknologia entrepreno Monsanto: en ĝi oni legis, ke la semoj de Bt-kotono (genetike modifitaj por produkti insekticidon) “kondukis al ekonomia kaj socia transformiĝo de la vilaĝoj*. Krome, observas Chaudhury, “la amasinformiloj interesiĝas nur pri la Borso kaj pri la ekonomiaj rezultoj, kvankam 94% de la barata ekonomio estas neformala. La barata miraklo [“Shining India”] estas iluzio, kiun ili produktis ekde la liberaligo de la 1990-aj jaroj. Ili parolas pri la 5 ĝis 10% de prosperaj baratanoj, kaj ne plu vidas la demandon pri la socia justeco.”

*  Palagummi Sainath, “Reaping gold trough Bt cotton”, The Hindu, Madras (Chennai), 28-a de aŭgusto 2011.

Tamen, okaze de la batalo por sendependo, la gazetaro ludis gravan rolon en la lukto kontraŭ la brita superrego. En 2000, la esplor-retejo Tehelka, kreita de la verkisto Tarun Tejpal, reprenis tiun tradicion de batalanta ĵurnalismo kontraŭ korupto kaj ekstremismo. La retgazeto konigis sin en marto 2001, malkaŝante membrojn de la registaro, tiam gvidata de la BJP, kiuj montriĝis pretaj akcepti ŝmirmonon kadre de armilvendo. La registaro batalegis kontraŭ la ĵurnalo dum proceso, kiu daŭris preskaŭ tri jarojn. Devigata en 2003 ĉesigi siajn aktivaĵojn, Tehelka, subtenata de siaj legantoj kaj de influhavaj famuloj, reviviĝis unu jaron poste laŭ formo de papera dumonata gazeto, kaj poste laŭ formo de semajngazeto. Poste, la eksa prezidanto de la BJP, Bangaru Laxman — forpasinta en marto 2014 - , kaj la ministro pri defendo George Fernandes, estis kondamnitaj pro korupto.

Tehelka plu liveris gravajn enketojn, aparte pri la respondeco de la Partio de la Kongreso pri la amasmurdo de Sikoj en Nov-Delhio en 1984, kaj de la BJP pri la kontraŭ-islamaj pogromoj en la Guĝarat-ŝtato en 2002 — aparte pri la rolo de s-ro Narendra Modi. Ĝi ankaŭ distingas sin per la traktado de demandoj neglektataj de la aliaj ĵurnaloj: la tribaj aŭ islamaj komunumoj, la maoista ribelado, la mortopuno aŭ ... la perforto al virinoj. La 5-an de novembro 2013, Tejpal estis akuzita antaŭ tribunalo pro seksa ĉikano al juna kolegino. La polico de Goa-ŝtato, gvidata de la BJP, rekvalifikis la akuzon kiel seksperforton kaj enkarcerigis la fondinton de la ĵurnalo, kiu timas ne havi justan proceson. Sekve de tio, Chaudhury kaj kvin aliaj dungitoj demisiis.

Ĉi tiu malĝoja afero, kiu kreskigis la ĝenon, okazis nur kelkajn tagojn post la forigo de Siddharth Varadarajan* el la redakcio de The Hindu, fama progresema gazeto posedata de Kasturi and Sons Ldt (KSL). S-ro Narasimhan Ram, prezidanto de KSL kaj membro de la familio Kasturi, pravigis tiun decidon per la volo “restarigi bonajn industriajn rilatojn*. Ne eblas sin esprimi pli klare.

*  Vd lian artikolon, “L’Inde éperdue de reconnaissance”, Le Monde diplomatique, novembro 2008.
*  “Varadarajan resigns from “The Hindu””, Mint, Nov-Delhio, 22-a de oktobro 2013.
La senposeduloj organiziĝas, sendas siajn infanojn en lernejojn. Ili ne restos nevideblaj

La sindikato de ĵurnalistoj de Nov-Delhio “(Delhi Union of Journalists, DUJ) krome substrekas la “nerektan cenzuron, kiu devenas de la proprieto- kaj varbad-modeloj.” La malaltaj klasoj ja estas malmulte reprezentataj en la profesio; la malaltaj kastoj kaj la netuŝebluloj, tute ne*. La ĵurnalistoj deturnis sin de la zorgoj de la kamparanoj, de la malegalecoj kaj de la kasta perforto, por respondi al la deziroj de urbeca angloparolanta individuo, simbolo de la disvolvita Barato.

*  “The untold story of Dalit journalists”, The Hoot, 13-a de aŭgusto 2013.

Dilnaz Boga, juna ĵurnalistino, kiu dum pluraj jaroj kovris la Kaŝmiro-konflikton kun Pakistano, por Hindustan Times kaj DNA parolas pri la malfacilaĵoj por praktiki sian profesion: “Mi rakontis la historiojn de la homoj, sed mi trovis multan reziston ene de la redakcio.” Traktita kiel kontraŭnaciisto kaj eĉ “kaŝita islamisto” flanke de la propraj kolegoj, ŝi finfine rezignis.“Ĉio, kio iras kontraŭ la naciisma diskurso estas rifuzata. Ni vivas en lando, kie la infanoj ankoraŭ mortas pro misnutro, sed estas blasfemo paroli pri tio.”

La seksperforto kaj murdo de virino el la meza klaso, en decembro 2012 en Nov-Delhio, okupis la grandajn titolojn de DNA dum pluraj semajnoj; sed la artikolo de Boga rakontanta similajn perfortaĵojn suferitajn de tri infanoj en ladurbo de Mumbajo estis reduktita je kelkaj linioj. Iom poste, la nova estraro de la ĵurnalo, gvidata de s-ro Das, ĉesigis la artikolojn pri la ladurboj kaj relokis la junan ĵurnalistinon al la primediaj demandoj. “La barata gazetaro estas klasa gazetaro, malĝoje diras Boga, kiu demisiis sekve de tiu afero. La malriĉuloj ne venigas reklamojn.” La DUJ postulas “reguladon de la amasinformiloj, kiu ebligu pli grandan inkludon kaj donu la parolon prioritate al la socie kaj ekonomie plej malfortaj”.

“Barato ne estas nur unu lando, klarigas siavice Boga. La Barato de la senposeduloj organiziĝas, sendas siajn infanojn en lernejojn, lernas la anglan, postulas rajtojn kaj volas justecon. En la ladurboj, oni legas la gazetojn. Ili povas resti nevideblaj en la amasinformiloj, sed ne resti neaŭdeblaj surstrate. Ili estas la plimulto, kaj ne restos nevideblaj tre longe.”

Benjamin FERNANDEZ


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Eurabia aŭ la tondra rezulto de malklara eseo

La mito de la islamo-araba invado

La domo de la instruisto “vendita de la urbodomo kaj transformita en moskeo”... Ĉi tiuj vortoj — almenaŭ proksimumaj — diritaj la 11-an de aprilo de la filozofo Alain Finkielkraut ĉe la radiokanalo Europe 1, montras fantasmojn, nun tre disvastigitajn. Interalie danke al “Eurabia” aperinta en 2005.

EN AŬTUNO 1956, Francujo kaj Britujo, aliancitaj kun Israelo, okupas dum kelkaj tagoj la Suez-kanalon, antaŭnelonge ŝtatigita de la egipta prezidanto Gamal Abdel Nasser. Sed, sub la soveta kaj usona premo, ili devas retiriĝi. Reage al tiu atako, Nasser decidas elpeli milojn da judoj el Egiptujo. Inter ili troviĝas juna virino, kies rigardo al la mondo estos poste determinita de tiu elpatrujiĝo. Gisèle Orebi, famiĝinta poste sub la plumnomo Bat Ye’ or (“filino de la Nilo”, en la hebrea) ellaboros la plej radikalan version de la islama komploto kontraŭ Okcidento.

“Gangreninta” la Malnovan Kontinenton, la “islamo-araba civilizacio” ĝin konkeros, ŝi asertas. Ĉi tiu apokalipsa antaŭdiro konsistigas la kanvason de la populara libro, kiun ŝi publikigis en Usono en 2005, post pluraj jardekoj da maturiĝo: Eurabia, tradukita en la hebrea, itala, nederlanda kaj franca (Jean-Cyrille Godefroy, Parizo, 2006). La subtitolo, La eŭro-araba akso, resendas al la “fortoj de la Akso”, koalicio ĉirkaŭ la nazia Germanujo dum la dua mondmilito. Laŭ Bat Ye’ or, citita kiel referenco en la manifesto de la norvega ekstrem-dekstra murdinto Anders Behring Breivik, konkeranta islam-araba mondo estas submergonta dekadencan kaj cinikan Eŭropon. Tiu lasta marĉandis, interŝanĝe kontraŭ amaso da petrol-dolaroj, ĉiaman subtenon al Palestino, malfermon de siaj mediteraneaj landlimoj kaj la akcepton, finfine, de islamigo.

Tiu scenaro, almenaŭ kruda* ricevis neatenditan sukceson, tiom ke ĝi fariĝis grava argumento de la eŭropa ekstrem-dekstro. En Francujo, la prezidantino de la Nacia Fronto (FN), s-ino Marine Le Pen, ne ĉesas kritiki/ mallaŭdi la “islamisman imperiismon”, kiu manifestiĝas laŭ ŝi per la amplekso de la saudaj kaj kataraj investoj eksterlande, kaj la “islamigo de Eŭropo”, videbla tra la uzo de kaptuko*. Ŝia konsilanto por internaciaj aferoj, la geopolitikisto Aymeric Chauprade deklaris, kelkajn monatojn post la komenco de la “araba printempo”: “Faciligante la disfalon de la aŭtoritatemaj reĝimoj, kiuj konsistigis la lastan protektan ekranon de Eŭropo fronte al la afrika mizero, ni liberigis energiojn, kiuj laboros je la servo de tri celoj: pli da enmigrado al Eŭropo, pli da kontraŭleĝa komerco, pli da islamistoj.”(Valeurs actuelles, 25-a de novembro 2001.)

*  Vd Le Mythe de l’islamisation. Essai sur une obsession collective, Seuil, Parizo, 2012.
*  La esprimo troviĝas en la programo de eksterlanda politiko prezentita de la FN por la prezidanta elekto de 2012.

Unue ĉirkaŭlimigita je kelkaj ekstremistaj grupoj (En Francujo, la Bloc identitaire (Identeca Bloko), Riposte laïque, (Laika Rebato), La Observatoire de l’Islamisation (Observejo de la islamigo), ktp.), la tezo de Eurabia disvastiĝis kaj banaliĝis. La politikaj partioj, kiuj ĝin defendas, ricevas ne malbonajn rezultojn ĉe la balotoj. En Svislando ĝi estas portata de la Demokratia Unio de la Centro; en Norvegujo, de la Partio de la Progreso; en Aŭstrujo, de la liberala partio; trans la Manika Markolo, de la Partio por sendependo de Britujo. Intelektuloj subtenas ĝin, kelkaj eksplicite, kiel la itala ĵurnalistino Oriana Fallaci (forpasinta en 2006), citita en la unua linio de la unua ĉapitro de Eurabia, la germana ekonomikisto Thilo Sarrazin, aŭ la franca verkisto Renaud Camus*. Ĉiuj vigle sukcesas en la librovendejoj.

*  Aŭtoroj, respektive, de La Rage et l’Orgueil (Plon, Parizo, 2002); Deutschland schafft sich ab (DVA, Munkeno, 2010); kaj Le Grand Remplacement (David Reinharc, Neuilly-sur-Seine, 2011).

SED LA VIDADO de Bat Ye’ or vendigas ankaŭ gazetojn: Ne plu nombreblas la “unuajn paĝojn” de magazinoj dediĉitaj al la islama “minaco”. Kiam L’Express enscenigas la batalon de “Okcidento fronte al Islamo” (6-a de oktobro 2010) aŭ pretendas malkaŝi “La veraĵojn, kiuj ĝenas” pri islamo (11-a de junio 2008), Le Point respondas agitante la “islamisman fantomon” (3-a de februaro 2011), promesas riveli “Tion, kion oni ne diras pri la burĥo” (21-a de januaro 2011) aŭ ekkoleras fronte al “Tiu senĝena islamo” (1-a de novembro 2012). Le Figaro Magazine, Valeurs actuelles, sed ankaŭ foje MarianneLe Nouvel Observateur ne havas tre malsamajn liniojn*.

*  Vd. Julien Salingue, “Les obsessions islamiques de la presse magazine”, Action-Critique-Médias (Acrimed), 6-a de novembro 2012, www.acrimed.org.

Eĉ esploristoj seriozaj en sia fako partoprenas la disvastigon de la tezo de Eurabia, kiel la historiisto Egon Flaig* en Germanujo. En Francujo, la demografo Michèle Triballat subskribis laŭdegan antaŭparolon al la populara libro de Christopher Caldwell, kiu anoncas la disfalon de Eŭropo venkita de islamo*.

*  “Der Islam will die Welteroberung” (“Islamo volas konkeri la mondon”), Frankfurter Allgemeine Zeitung, Frankfurto, 15-a de septembro 2006.
*  Christopher Caldwell, Une révolution sous nos yeux. Comment l’islam va transformer la France et l’Europe, Editions du Toucan, Parizo, 2012.

Ĉu vere ekzistas “islamo-araba minaco” pravigante la amaskomunikilan kaj politikan ekzalton, kiun Eurabia kontribuis naski? Bat Ye’ or asertas unue, ke la petrol-dolaroj de la Persa Golfo ebligas al la islamanoj “aĉeti al si” Eŭropon — TV-elsendo de Canal Plus (20-a de majo 2013) havis titolon“Kataro: konkeri la mondon en kvar lecionoj”. Tamen, kvankam en 2011, Proksim-Oriento realigis 22% de siaj eksportadoj al Eŭropo kaj Nord-Ameriko, ĝi reprezentis nur 5% de la eksportaĵoj de tiuj du spacoj*. Alidirite, estas Okcidento, kiu elverŝas siajn devizojn al Proksim-Oriento, kaj ne inverse.

*  Fonto: Monda Organizo por Komerco, oktobro 2012.

La parto “internaciaj rilatoj” de la scenaro de Eurabia ne estas pli realisma. La eŭropaj ŝtatoj tute ne montriĝas komplezemaj al Palestino, sed estas firmaj aliancanoj de Israelo. Jes ja, kiel insiste substrekas Bat Ye’ or, ili voĉdonis por la rezolucio 43/177 de la Ĝenerala Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) favore al sendependo de Palestino, en 1988. Sed cent kvar nacioj tiam same faris — nur Usono kaj Israelo voĉdonis kontraŭ.

De post tiam, la Eŭropa Unio ne multe distingis sin per subteno al la palestina afero, tute male. Kiam en septembro 2011, la prezidanto de la palestina Aŭtoritato Mahmoud Abbas transdonis al la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, peton pri agnosko de Palestino fare de la Sekurec-Konsilio, Britujo kaj Francujo tuj deklaris, ke ili sindetenos*.

*  Vd. Laurence Bernard, “Faillite de l’Union européenne en Palestine”, Le Monde diplomatique, novembro 2013.

Se Eŭropo ne estas “aĉetata” de la Golfo-monarĥioj, ĉu ĝi tamen estas minacata pri invado de islama loĝantaro? Laŭ la plej altaj taksoj sur la Interreto, Eŭropa Unio estas nun loĝata, sekrete, de kvindek milionoj da islamanoj, kaj tiu nombro duobliĝos ene de la dudek aŭ tridek venantaj jaroj. Tiuj nombroj ne estas inventitaj de stranguloj, sed lanĉitaj de homoj apriore kredindaj, kiel la kanadana ĵurnalisto Mark Steyn, patro de la esprimo “eŭropa genocido” kaj unu el la ĉefaj disvastigantoj de la Eurabia-mito en Norda Ameriko. Laŭ li, la islamanoj konsistigos 40% de la eŭropa loĝantaro en 2020.

Sciante ke tiu komunumo — komprenita en sia larĝa senso — estas nun inter 2,4 kaj 3,2% de la loĝantaro de EU (dek du ĝis dek ses milionoj da homoj), necesus, por realigi la antaŭdirojn de Steyn, ke tiuj procentaĵoj estos multobligitaj per dek kvin en dek jaroj. Tio eblas, asertas la adeptoj de Eurabia, ĉar ondoj de islamanoj enmigras en Eŭropon kaj poste “sin reproduktas” en escepta maniero kaj aplikas strategion de amasa konvertado. Pri tiuj tri punktoj, la realeco de la nombroj kontraŭdiras iliajn argumentojn.

La eŭropaj socioj havas ja stabilan kresko-kvoton de enmigrado depost la 1980-aj jaroj. Ĝi estas 1,1 por mil en Francujo, 3 por mil en Britujo kaj 0,7 por mil en Germanujo (ciferoj el 2009). Nur tri landoj kun islama plimulta loĝantaro, Maroko, Turkujo kaj Albanujo, aperas inter la dek unuaj enmigrad-komunumoj instalitaj en la Unio*. Krome, la islamanoj ne naskas pli ol la aliaj. En plej multaj islamaj landoj, la naskokvoto estas tre proksima de tiuj de la okcidentaj ŝtatoj, kaj foje eĉ pli malalta, kiel en Irano*. Kaj la fekundokvoto de la islamaj virinoj instalitaj en Eŭropo daŭre malaltiĝis de la 1970-aj jaroj, ĝis atingi tiun de la ĝenerala loĝantaro komence de la 2000-aj jaroj*.

*  “Populations et tendances démographiques des pays européens (1980-2010)”, Population, vol. 66, n-ro 1, Institut national d’études démographiques (Nacia Instituto de demografiaj studoj), Parizo, 2011.
*  Vd. Gérard-François Dumont, “Fausses évidences sur la population mondiale”, Le Monde diplomatique, junio 2011.
*  Charles F. Westoff kaj Tomas Frejka, “Religiousness and fertility among European Muslims”, Population and Development Review, vol. 33, n-ro 4, Hoboken (New Jersey), 2007.

RESTAS la konvertoj. La 4-an de januaro 2011, la ĵurnalo The Independant atentigis siajn legantojn pri risko de “islamigo de Britujo”, ĉar la nombro de konvertitoj duobliĝis en dek jaroj, de kvindek mil ĝis cent mil, inter 2001 kaj 2011 (por tuta loĝantaro de sesdek milionoj). Unu homo el sescent estas laŭ tio konvertita al islamo; kun ritmo de kvin mil konvertoj jare (apenaŭ pli ol en Francujo aŭ Germanujo), necesus ses mil jaroj, por ke Britujo fariĝu lando kun islama plimulto.

Tre malrapida “invado” do, precipe se oni komparas ĝin al la kapturniga kresko de la konvertoj al evangelia kaj pentekosta kristanismo tra la mondo, ekzemple en Ĉinujo kaj Afriko: dek mil tage*! Temas pri la plej rapida religia kresko en la historio — de nul ĝis kvincent milionoj da adeptoj en malpli ol jarcento - sed malmultaj amasinformiloj alarmiĝas pri la “evangeliigo de la mondo”...

*  Patrice de Plunkett,Les Evangéliques à la conquête du monde, Perrin, Parizo, 2009.

Spite al sia fantazia karaktero, la influo de la Eurabia-scenaro ne ĉesas kreski. La ombro de islama komploto nutras novan logikon de kultura defendo: defendo de la“valoroj” kaj “vivmaniero” de la eŭropaj “aŭtoktonaj” popoloj minacataj de aro de etnokulturaj malplimultoj, inter kiuj la islamanoj reprezentas la idealan kaj terurigan kvintesencon. Danke al la Eurabia-mito, eŭropaj partioj objektive situantaj ekstremdekstre povas pretendi transpasi la dekstra-maldekstran distingon. Kaj prezentiĝi, falsante tiujn valorojn, kiel defendantoj de progreso, libereco, demokratio, sendependo, toleremo, laikeco, allogante tiel trans sia kutima balota perimetro.

Raphaël LIOGIER


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭ la obsedo de kulturaj apartismoj ‒ La universalismo, armilo por la maldekstro

Per tio, ke la dekoloniado premis multajn landojn sur la vojon de industria disvolvado, ĝi kreis gigantan proletaron. Sed al tiu kresko respondas paradokse dispeciĝo de la bataloj. Certaj radikalaj intelektuloj opinias, ke la nocioj de klaso aŭ de kapitalismo, devenintaj el la okcidentaj forĝejoj, estas ne adaptitaj al aliaj kuntekstoj. Kaj ke la popoloj de la sudo devas unue realproprigi al si sian historion kaj sian kulturon. En verko, kiu vekas gravan disputon en Usono, la socisciencisto Vivek Chibber respondas al ili.

POST VINTRO kiun oni kredis senfina, oni spertas revenon de monda rezistado kontraŭ la kapitalismo, aŭ almenaŭ kontraŭ ties novliberala variaĵo. De pli ol kvardek jaroj tia movado ne aperis planedskale. En tiuj lastaj jardekoj la mondo ja spertis sporadajn skuojn, mallongajn epizodojn de kontesto kiuj ie kaj tie ĝenis la senkompatan disvastiĝon de la leĝo de merkato; tamen tio estis tute ne komparebla kun tio, pri kio ni estis atestantoj en Eŭropo, en Proksim-Oriento kaj sur la amerika kontinento ekde 2010.

Tiu reapero montris ankaŭ la detruojn, kiujn faris la malalta tajdo en la lastaj tridek jaroj: la rimedoj, kiujn disponas la laboristoj, estis neniam tiom malfortaj; la maldekstraj organizaĵoj ‒ sindikatoj, partioj ‒ perdis sian substancon, se ili ne fariĝis komplicoj de la reĝimo de malabundo. La malforteco de la maldekstro ne estas nur politika aŭ organiza; ĝi montriĝas ankaŭ sur la teoria nivelo.

La akumulitaj kompletaj malvenkoj estis efektive akompanataj de impresa intelekta bombado. Ne estas tiel, ke la ideoj de socia transformado malaperis el la pejzaĝo: la progresemaj aŭ radikalaj intelektuloj daŭre instruas en multaj universitatoj, almenaŭ en Usono. Sed la senco mem de politika radikaleco ŝanĝiĝis. Sub la influo de la poststrukturismaj* ideoj (la steletoj resendas al la glosaro sub tiu ĉi teksto), la bazaj konceptoj de la socialisma tradicio, fariĝis suspektataj, kaj eĉ danĝeraj.

Por citi nur kelkajn ekzemplojn: aserti, ke la kapitalismo posedas realan truddevigan strukturon kiu pezas sur ĉiu individuo, ke la nocio de socia klaso enradikiĝas en tute palpeblajn ekspluat-rilatoj, aŭ ke la labora mondo havas ĉian intereson alpreni formojn de kolektiva organiziĝo ‒ analizoj konsiderataj evidentaj ĉe la maldekstrularo dum du jarcentoj ‒, estas hodiaŭ konsiderataj terure postrestintaj.

Komencita de la poststrukturisma skolo, la malagnosko de la materiismo kaj de la politika ekonomio fine alprenis leĝforton ene de la plej lasta koterio de tiu tendenco, hodiaŭ en la universitata mondo pli konata sub la nomo de postkoloniaj studaĵoj*.

Dum la lastaj dudek jaroj la ofensivo kontraŭ la koncepta heredaĵo de la maldekstro ŝanĝis la flagon: la franca filozofia tradicio cedis la lokon al vasta grupo de teoriuloj ne okcidentaj, venintaj el Sud-Azio* kaj el la “Sudo” ĝenerale. Inter la plu influaj (aŭ la plej videblaj) troviĝas Gayatri Chakravorty Spivak, Homi Bhabha, Ranajit Guha kaj la barata grupo de subalternaj studoj (subaltern studies*), sed ankaŭ la kolombia antropologo Arturo Escobar, la perua sociologo Aníbal Quijano kaj la argentina semiologo Walter Mignolo. Ilia komuna punkto: malakcepto de la tradicio de la klerigo en ĝia tutaĵo, suspekta pro sia universalismo kaj pro sia tendenco proklami la validon de certaj kategorioj sendepende de la kulturoj kaj de la lokaj specifecoj. Ilia ĉefa celtabulo? La marksistoj, suspektataj suferi progresintan formon de tiu intelekta blindiĝo.

*  Vd Partha Chatterjee, “Controverses en Inde autour de l’histoire coloniale” [Disputoj en Barato pri la kolonia historio], Le Monde diplomatique, februaro 2006.

Por tiuj ĉi, la nocioj de klaso, de kapitalismo kaj de ekspluatado validas ĉie kaj en ĉiuj kulturoj: ili montriĝas same trafaj por kompreni la sociajn rilatojn en la kristana Eŭropo kiel en la hinduisma Barato aŭ en la islama Egiptujo. Por la adeptoj de la postkolonia teorio, male, tiuj kategorioj kondukas al sakstrato samtempe teoria kiel praktika. Eraraj kiel bazo de analizo, ili montriĝas, laŭ ĝi, ankaŭ kontraŭproduktivaj. Ĉar ili, laŭ ĝi, neas la kreemon kaj la aŭtonomecon de la politikaj subjektoj, ili forprenas de ili intelektajn resursojn necesajn por la ago. Resume, la marksismo laŭ ĝi ne faras ion alian ol enfermi la lokajn apartecojn en rigidan premjakon faritan sur eŭropa grundo. La postkolonia teorio volas ne nur kritiki la tradicion de la klerig-epoko, ĝi celas ne malpli ol anstataŭi ĝin.

“La postulato de universalismo estas unu el la pilieroj de la kolonia potenco, ĉar la “universalaj” ecoj asociataj al la homaro fakte apartenas al la dominantoj”, ekzemple instruas al ni unu el la plej famaj verkoj de postkoloniaj studaĵoj. La universalismo, laŭ ĝi, solidigas la dominadon per tio ke ĝi pretendas validigi por la tuta homaro specifajn trajtojn de Eŭropo. La kulturoj ne konformaj al tiuj preskriboj estas, laŭ ĝi, kondamnitaj al statuso de malsupereco, kiu metas ilin en implicitan kuratorecon kaj malpermesas al ili regi mem. Kiel la aŭtoroj klarigas, “la mito de universaleco kongruas kun imperiisma strategio [...] surbaze de la postulato ke “eŭropa” signifas “universala””.*

*  Bill Ashcroft, Gareth Griffiths kaj Helen Triffin (sub la dir. de), The Postcolonial Studies Reader Routledge, Londono, 1995.
Komuna aspiro al bona vivo

TIU ARGUMENTO kombinas du vidpunktojn, kiuj troviĝas en la centro de la postkolonia pensado. La unua, formala, sugestas ke la universalismo ignoras la malhomogenecon de la socia mondo kaj marĝenigas la praktikojn aŭ la konvenciojn juĝatajn “nekonformaj”. Nu, marĝenigi, tio signifas praktiki dominadon. La dua, kiu koncernas pli la fundon, vidas la universalismon kiel unu el la fundamentoj de la eŭropa hegemonio: ĉar la mondo de la ideoj organiziĝas grandparte ĉirkaŭ teorioj fasonitaj en la Okcidento, tiuj teorioj limigas la intelektan pensadon kaj la teoriojn kiuj nutras la politikan agadon. Per tio ili ankras ilin en speco de eŭropcentrismo. La postkolonia teorio metas al si la celon elpurigi tiun hereditan makulon montrante la persistemon de ĝiaj efikoj.

Pro tio la malamikeco al la “grandaj rakontoj” asociataj al la marksismo kaj al la maldekstra pensado. Oni liberigas la lokon al la fragmentaĵo, al la marĝenoj, al la praktikoj kaj konvencioj ankritaj en geografian aŭ kulturan specifecon, kiuj eskapas el ĉiomismaj analizoj. Nuntempe necesas serĉi la rimedojn por politika agado en tio, kion Dipesh Chakrabarty nomas la “malhomogenaĵoj kaj nemezureblaĵoj” de la loka medio.*

*  Dipesh Chakrabarty, Provincialiser l’Europe. La pensée postcoloniale et la différence historique, Editions Amsterdam, Parizo, 2009.

La politika tradicio naskita de Karlo Markso kaj de Frederiko Engelso baziĝas sur du premisoj. La unua postulas ke, sampaŝe kiel la kapitalismo etendiĝas en la surfaco de la terglobo, ĝi trudas siajn devigojn al ĉiu ajn, kiu estas kaptita en ĝiaj retoj. Azio, Latinameriko, Afriko: ĝia enradikiĝo igas la produktadprocezojn sekvi gamon da reguloj kiuj estas la samaj ĉie. Kvankam la manieroj de la ekonomia disvolvado kaj la kresko-ritmo varias, ili tamen ne malpli dependas de la samaj kontingencoj enskribitaj en la profundaj strukturoj de la kapitalismo.

La dua premiso konsideras klara, ke la kapitalismo, en la sama mezuro laŭ kiu ĝi trudas sian logikon kaj sian dominadon, pli aŭ malpli frue kaŭzas rebaton de la laboristoj. La sennombraj ekzemploj de rezistado al ĝia predado en ĉiuj partoj de la mondo, sendepende de religiaj aŭ kulturaj identecoj, ŝajnas pravigi la du germanajn teoriulojn. Kiom ajn malhomogenaj estas la lokaj “memmezureblaĵoj”, la kapitalismo atakas fundamentajn bezonojn kiujn konas ĉiuj homaj estuloj. La reagoj, kiujn ĝi kaŭzas, varias do same malmulte kiel la leĝoj de ĝia reproduktado. La manieroj de tiu rezistado vane ŝanĝiĝas de loko al loko, la motivo kiu animas ĝin montriĝas same universala kiel la aspiro bona vivo de ĉiu individuo.

La du postulatoj de Markso kaj de Engelso servis kiel bazo de pli ol jarcento da analizoj kaj da revoluciaj praktikoj. Ilia bloka kondamno fare de la postkolonia teorio ‒ kiu ne povas toleri ilian impertinente universalan enhavon ‒ havas gravajn implicaĵojn. Kio efektive restas el la radikala kritiko, se oni forprenas de ĝi la nocion de kapitalismo? Kiel interpreti la krizon kiu balaas la mondon ekde 2007, kiel kompreni la sencon de la politikoj de malabundo, se oni ne konsideras la senindulgan konkuron al la profitoj, kiu determinas la iradon de la ekonomio? Kion pensi pri la planedvasta rezistado, kiu aŭdigis la samajn sloganojn en Kairo, Bonaero, Novjorko aŭ Madrido, se oni rifuzas vidi en ĝi la esprimiĝon de interesoj universalaj? Kiel produkti ian ajn analizon de la kapitalismo, se oni forneas ĉian universalisman kategorion?

Pro la graveco de la temo, oni povus atendi de la adeptoj de la postkoloniaj studaĵoj ke ili domaĝas ‒ almenaŭ ‒ la konceptojn de kapitalismo kaj de sociaj klasoj. Ke ili taksas ilin sufiĉe efikaj por ne suspekti ilin je “eŭropcentrismo”. Nu, tiuj nocioj ne nur ne validas laŭ ili, sed ili krome ŝajnas al ili tipaj por la baza vaneco de la marksisma teorio. Por Gyan Prakash ekzemple “fari la kapitalismon la bazo [de la historia analizo] signifas homogenigi historiojn, kiuj restas malhomogenaj”.

La marksistoj, laŭ li, estas nekapablaj kompreni la praktikojn eksterajn al la fortoj de la kapitalismo, aŭ nur en formoj de postrestaĵoj iom post iom malaperontaj. La ideo, laŭ kiu la sociaj strukturoj analizeblas surbaze de la ekonomiaj fortoj, kiujn ili reflektas ‒ ilia produktadmaniero ‒ estas, laŭ li, ne nur erara, sed ankaŭ makulita de eŭropcentrismo. Mallonge, komplica kun formo de imperiisma dominado. “Kiel tiom da ceteraj eŭropaj ideoj, la eŭropcentrita rakonto de la historio kiel sinsekvo de produktadmanieroj kongruas kun la teritoria imperiismo de la 19-a jarcento”, asertas Prakash.*

*  Gyan Prakash, “Postcolonial criticism and Indian historiography”, Social Text, n-ro 31-32, Durham, Nord-Karolinio, 1992.

Chakrabarty disvolvas la saman argumenton en sia influhava verko “Provincigi Eŭropon”.* Laŭ li, la tezo de universaligo de la mondo per la ekspansio de la kapitalismo reduktas la lokajn fortojn al simplaj variaĵoj de sama temo: ĉiu lando difineblas nur per sia grado de konformeco kun koncepta abstraktaĵo, tiel ke ĝia propra historio ekzistas neniam alie ol kiel piednoto en la granda rakonto de la eŭropa sperto. La marksistoj faras, laŭ li, krom la tragedian eraron forigi ĉian hazardon el sia analizo de la monda evoluo. Ilia fido je la universala forto de la kapitalo blindigas ilin pri la eblecoj “de malkontinuecoj, de rompoj kaj de ŝanĝoj en la historia procezo”. Liberigita el la malcertecoj esence propraj de la libervolo kiu karakterizas la homaron, la historio, kia la marksistoj konceptas ĝin, similas, laŭ li, al rekta linio, kiu neeviteble kondukas al determinita fino. Pro tio la nocio de kapitalismo estas, laŭ li, ne nur neakceptebla, sed ankaŭ politike danĝera: ĝi forigas el la ne okcidentaj socioj la kapablon konstrui sian propran estontecon.

*  Dipesh Chakrabarty, Provincialiser l’Europe, v.c.

Tamen, neniu malagnoskas la fakton ke, dum la lasta jarcento, la kapitalismo disvastiĝis al la tuta planedo kaj interplektiĝis en preskaŭ ĉiajn sferojn de la antaŭe koloniigita mondo. Kiam ĝi enradikiĝis en novaj regionoj, ekzemple en Azio kaj Latinameriko, ĝi neeviteble tuŝis la socian kaj institucian sistemon. La logiko de akumulado de la kapitalo domaĝis nek la lokajn ekonomiojn nek la ne ekonomiajn sektorojn, kiuj estis devigataj adaptiĝi al tiu invada premo.

Sed kvankam Chakrabarty koncedas mem, ke la jugo de la kapitalo etendiĝis al la tuta planedo, li rifuzas vidi en tio formon de universaligo de la mondo. Laŭ li, la kapitalismo estus vere portanto de universaligo, se, kaj nur se, ĉiuj sociaj praktikoj submetiĝus al ĝia leĝo. “Nenia historia formo de la kapitalo, eĉ se mondskala, povus iam ajn esti universala, pledas li. Ĉu mondskala aŭ loka, nenia speco de kapitalo povus reprezenti la universalan logikon de la kapitalo, ĉar ĉia formo historie determinita rezultas el portempa kompromiso” inter ĝia hegemonia aspiro kaj la nefleksiĝemo de la kutimoj kaj lokaj konvencioj. Resume, por li, oni povus paroli pri universalismigo nur se la kapitalo estus konkerinta ĉiujn sociajn rilatojn kaj senigintaj ilin je ĉia aŭtonomeco. Kvazaŭ la kapitalistaj estroj trakurus la terglobon kun politika Geiger-nombrilo ĉemane por mezuri la akordigeblon de ĉia socia praktiko kun siaj propraj interesoj.

Alia bildo estas pli verŝajna: la kapitalistoj provas etendi sian influon kaj certigi la kiom eble plej altan profitan el siaj investoj; tiom longe, kiom nenio kontraŭas tion, ili komplete fajfas pri konvencioj kaj lokaj moroj. Nur se la medio fariĝas baro al iliaj celoj ‒ per stimulado de la maldisciplino de la laboristoj, per ŝrumpado de iliaj merkatoj, ktp ‒ aperas la neceso trudi kelkajn alĝustigojn kaj, laŭ la okazo, renversi la sociajn kutimojn. Ekstere de tiaj kazoj, la “diversaj manieroj esti en la mondo” sub tia aŭ alia latitudo lasas la kapitalistojn perfekte indiferentaj.

Per kia truko la tutmondigo ne implicas formon de universaligo de la mondo? Ekde kiam la praktikoj, kiuj disvastiĝas ĉien, povas esti prave priskribataj kiel kapitalismaj, ili ja fariĝis universalaj. La kapitalo progresas kaj submetas pli kaj pli grandan parton de la loĝantaro. Per tio ĝi produktas rakonton, kiu validas por ĉiuj, universalan historion: tiun de la kapitalo.

La teoriuloj de la postkoloniismo koncedas maleme la regnon de la tutmonda kapitalo, kvankam ili neas ĝian substancon. Sed kio ankoraŭ pli embarasas ilin, estas la dua komponanto de la materiisma analizo, tiu kiu rilatas al la fenomenoj de rezistado. Certe, ili volonte koncedas, ke la kapitalismo semas la ribelon en la proporcio laŭ kiu ĝi disvastiĝas: la laŭdado de la laboristaj, kampulaj aŭ indiĝenaj bataloj estas mem trudita figuro de la postkolonia literaturo, kiu en tiu ĉi punkto ŝajnas esti kongrua kun la marksisma analizo. Sed, dum tiu ĉi konsideras la rezistadon de la dominatoj kiel esprimiĝon de iliaj klasaj interesoj, la postkolonia teorio intence prisilentas tiujn objektivajn kaj universalajn fortrilatojn. Por ĝi, ĉiu fakto de rezistado rezultas el fenomeno loka, specifa al donita kulturo, historio, teritorio ‒ neniam el bezono kiu karakterizas la tutan homaron.

En la retoj de ekspluatado

EN LA OKULOJ de Chakrabarty, ligi la sociajn batalojn kun materiismaj interesoj, signifas “atribui [al la laboristoj] burĝan raciecon, ĉar nur en la kadro de tia sistemo de racieco la “ekonomia utilo” de ago (aŭ de aĵo, de rilato, de institucio, ktp) trudiĝas kiel racia”.* Ankaŭ Escobar skribas: “La poststrukturisma teorio invitas nin rezigni je la ideo de subjekto kiel individuo izolita, aŭtonoma kaj racia. La individuo estas la produkto de retoriko kaj de praktikoj historie determinitaj en granda nombro de kampoj.”* Kiam la kapitalismo kaŭzas kontraŭagojn, tiuj estas komprenendaj kiel esprimon de bezonoj ĉirkaŭbaritaj de aparta kunteksto. Bezonoj forĝitaj ne nur de la historio kaj de la geografio, sed ankaŭ de kosmologio, kiu eskapas el ĉia provo inkludi ĝin en la universalismaj rakontoj de la klerig-epoko.

*  Dipesh Chakrabarty, Rethinking Working-Class History: Bengal 1890 to 1940, Princeton University Press, 1989. Substreko de la aŭtoro.
*  Arturo Escobar, “After nature: Steps to an antiessentialist political ecology”, Current Anthropology, vol. 40, n-ro 1, Ĉikago, februaro 1999.

Estas nenia dubo, ke la interesoj kaj la deziroj de ĉiu individuo estas kulture determinitaj: pri tio estas nenia malakordo inter postkoloniaj teoriuloj kaj pli tradiciaj progresemuloj. Sed, por citi nur unu ekzemplon, nenia kulturo igas la subjektojn ne interesiĝi pri sia korpa bonfarto. La kontentigo de certaj fundamentaj bezonoj ‒ nutriĝo, loĝado, sekureco, ktp ‒ trudiĝas sub ĉiaj ĉieloj kaj en ĉiuj epokoj, ĉar ĝi estas necesa por la reproduktiĝo de ĉia kulturo.

Oni povas do aserti, ke certaj aspektoj de la homa agado eskapas el la forĝoj de la kulturo, se per tio oni komprenas, ke ili ne estas specifaj por tia aŭ alia komunumo. Ili reflektas homan psiĥologion ne specifan al periodo aŭ al loko, sed estas komponanto de la homa naturo.

Tio ne signifas, ke nia nutriĝo, niaj vestaj gustoj aŭ niaj preferoj pri loĝado ne dependas de tutaĵo de kulturaj trajtoj kaj de historiaj kontingencoj. La adeptoj de la kulturismo* cetere ne hezitas emfazi la diversecon de niaj formoj de konsumado kiel pruvon de ke niaj bezonoj estas kulture konstruitaj. Sed tiaj banalaĵoj diras nenion pri la komuna aspiro de la homoj ne morti pro malsato, pro malvarmo aŭ pro malespero.

Nu, ĝuste el tiu homa zorgo por bonfarto la kapitalismo nutras sin ĉie, kie ĝi instaliĝas. Kiel Markso observis, la “surda premo de la ekonomiaj rilatoj”* sufiĉas por ĵeti la laboristojn en la retojn de ekspluatado. Tio veras sendepende de kulturoj kaj ideologioj: ekde kiam ili posedas laborforton (kaj nenion alian), ili vendas ĝin, ĉar tio estas la sola opcio kiun ili disponas por aliri minimuman nivelon de bonfarto kaj de bona vivo. Se ilia kultura medio malinstigas ilin riĉigi sian mastron, ili estas liberaj rifuzi, kompreneble; sed tio signifas, kiel Engelso montris, ke ili estas liberaj morti pro malsato.*

*  Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, ISBN 978-918300-59-5. -vl
*  Friedrich Engels: Die Lage der arbeitenden Klasse in England. Nach eigener Anschauung und authentischen Quellen. [Frederiko Engelso: La situacio de la laboranta klaso en Anglujo. Laŭ propra sperto kaj aŭtentaj fontoj], en: Karl Marx - Friedrich Engels — Werke (MEW), Dietz Verlag, Berlino (GDR), 1972, vol. 2, p. 225 — 506. -vl

Se ĝi servas kiel bazo de la ekspluatado, tiu aspekto de la homa naturo nutras ankaŭ la rezistadon. La sama nepra materia bezono ĵetas la laboristojn en la brakojn de la kapitalistoj kaj instigas ilin ribeli kontraŭ la kondiĉoj de ilia submetiĝo. Ĉar la avido de profito instigas la dungistojn konstante malaltigi la produktadkostojn kaj do redukti la sumon de salajroj. En la sektoroj kun sindikatoj aŭ kun alta plusvaloro la maksimumigo de la profitoj ne transiras certajn limojn kaj ebligas al la laboristoj okupiĝi pri sia vivnivelo anstataŭ batali por sia ĉiutaga transvivado. Sed en tio, kion oni kutimas nomi la “Sudo”, kiel ankaŭ en kreskanta nombro da sektoroj ene de la industriiĝinta mondo, tio okazas tute alie.

Malalteco de salajroj kombiniĝas ofte kun aliaj formoj de maksimumigo de la profitoj: malnovegaj maŝinoj uzataj ĝis ilia lasta spiro, pligrandigo de la laborŝarĝo, etendo de la laborhoroj, nepago ĉe malsano, nekonsidero de akcidentoj, foresto de pensioj kaj de pagoj por senlaboreco, ktp. En la grandega plimulto de platformoj, kie la kapitalo prosperas, la leĝo de akumulado sisteme ruinigas esperon de la laboristoj je bona vivo. Kiam protestmovado eksplodas, tio okazas sufiĉe ofte por postuli la striktan minimumon por vivi, kaj ne pli, kvazaŭ la kondiĉoj de deca vivnivelo estus lukso pri kiu ne eblas pensi.

Ekzota imagaro

LA UNUA fazo de la procezo, la submeto al la laborkontrakto, ebligas al la kapitalismo enradikiĝi kaj evolui kie ajn en la mondo. La dua etapo, la rezistado al ekspluatado, kreas klasbatalon en ĉiuj zonoj, en kiuj la kapitalismo ennestiĝas ‒ aŭ, pli precize, ĝi kreas la motivon por batali: ĉu tio kondukas aŭ ne al formoj de kolektiva agado, dependas de kontingencaj faktoroj. Ĉiel ajn, la universaliĝo de la kapitalo havas kiel logikan sekvon la universalan batalon de la laboristoj por certigi sian ĉiutagan vivon.

Derivi tiujn du formojn de universalismo el unu sama komponanto de la homa naturo tute ne signifas ke la afero finiĝas tie. En la okuloj de la plej multaj progresemuloj, aliaj komponantoj, aliaj bezonoj ludas rolon, kiuj facile transiras la kulturajn limojn: la aspiro al libereco, ekzemple, aŭ la kreemo, aŭ la digno. La homeco certe ne redukteblas al biologia bezono, tamen necesas agnoski la ekziston de tiu bezono, eĉ se ĝi ŝajnas malpli nobla ol aliaj, kaj doni al ĝi la lokon, kiun ĝi meritas en la projektoj de socia transformado. Ke oni povas disputi pri tia evidento, tio ne estas trankviliga signo por la sanstato de la maldekstra intelekta kulturo.

En pluraj punktoj la postkoloniaj studaĵoj ludis fekundan rolon. Ili kontribuis al la supreniro de la literatura produktado en la sudaj landoj. Dum la intelekta malprogreso, kiu stampis la 1980-ajn kaj 1990-ajn jarojn, ili revigligis la flamon de la kontraŭkoloniismo kaj renomon al la kritiko al la imperiismo. Iliaj atakoj kontraŭ certa eŭropcentrita aroganteco havis ja siajn bonaj efikojn.

Sed la kontraŭa flanko tre gravas: en la sama momento, en kiu la revigliĝinta kapitalismo disvastigas des pli vigle sian detruan forton, la furora teorio en la usonaj universitatoj konsistas en malmuntado de certaj konceptaj rimedoj kiuj ebligas kompreni la krizon kaj skizi strategiajn perspektivojn.

La adeptoj de la postkoloniismo malŝparis hektolitrojn da inko por kontraŭbatali ventmuelilojn, kiujn ili estis mem konstruintaj. Kaj sur tiu vojo ili nutris la reaperon de la naskitismo kaj de la orientismo*. Ĉar ili ne limigas sin privilegii la lokaĵon super la universalaĵo: ilia obseda valorigo de kulturaj apartecoj, prezentitaj kiel sola motoro de politika agado, paradokse furorigis la ekzotan kaj malestiman imagaron, kiun la koloniaj potencoj metis sur siajn konkerojn.

Dum la tuta 20-a jarcento la kontraŭkoloniaj movadoj unuanime denuncis la subpremadon ĉie kie ĝi okazis, kun la argumento ke ĝi atencas la komunajn aspirojn de ĉiuj homaj estuloj. Hodiaŭ, en la nomo de la kontraŭ-eŭropcentrismo, la postkoloniaj studoj estas trempitaj de kultura esencismo, kiun la maldekstro prave konsideris ideologia bazo de la imperia dominado. Kian pli belan donacon oni povas fari al la diktatoroj, kiuj piedpremas la rajtojn de siaj popoloj, ol uzi la lokajn kulturojn por senkreditigi la ideon mem de universalaj rajtoj? La renoviĝo de internaciisma kaj demokratia maldekstro restos pia revo tiom longe, kiom oni ne forigis tiujn imagojn kaj denove asertis la du universalismojn*, kiuj kontraŭas unu la alian: nian komunan homecon kaj la kapitalisman minacon.

*  Vidu en Esperanto la verkon de Djémil Kessous: La universalismo. Historio, ekonomio kaj filozofio. Elfrancigita de Jaqueline Lépeix, Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.), Parizo, 2002, 155 p., 13 eŭroj, ISBN 2-9502432-6-6. vl

Vivek CHIBBER.

Glosoj

Pli ol per sia interna kohero, skoloj kaj tendencoj de pensado ofte difinas sin per tio ke ili oponas konkurantajn intelektajn sistemojn

strukturismo: Per opono al la filozofioj humanismaj kaj de libereco de la subjekto, post la dua mondmilito furora (Jean-Paul Sartre), la strukturismo volas malkovri regulaĵojn, objektivajn strukturojn kiuj trudiĝas al la individuoj sen ke tiuj nepre konscias tion.

Tiu tendenco evoluis en Francujo en la 1950-aj jaroj, unue en la lingvoscienco (Ferdinand de Saussure), poste en la antropologio (Claude Lévy-Strauss), en la historio (Jean-Pierre Vernant), en la filozofio (Louis Althusser) kaj psiĥanalizo (Jacques Lacan), ktp.

poststrukturismo: Kontraŭ la modernaj homaj sciencoj, suspektataj starigi senkontraŭdirajn verojn, la poststrukturismo malakceptas ĉian pretendon je vereco, ĉian “naturon” aŭ “esencon” de aĵoj kaj de grupoj. Ĝi postulas la “konstruitan” econ de la realo, kiu siavice estas, laŭ ĝi, interplektiĝo de retorikoj malkonstruendaj.

Tiu postmodernismo:, inspirita de la laboraĵoj de francaj filozofoj (Jacques Derrida kaj Michel Foucault), evoluis en la usonaj universitatoj en la 1980-aj jaroj, speciale en la kampoj de filozofio, literaturo kaj estetiko. Ĝi nutras aparte certajn universitatajn frakciojn de la feminisma, samseksema kaj nigrula movadoj.

postkoloniaj studoj: En la sekvo de la bataloj por liberigo de la Tria Mondo, historiistoj, antropologoj kaj esploristoj pri literaturo alprenas la konceptan poststrukturisman kadron por repensi la temojn de etneco, de identeco, de la historio kaj de la kulturo de la koloniigitaj popoloj. Tiu tendenco, ankaŭ bazita sur tekstanalizo, volas rompi kun dominanta mondpercepto farita el okcidenta vidpunkto kaj insistas pri la kulturaj rezistadoj de la dominatoj.

subalternaj studoj: Historiografia tendenco kiu, en la sino de la postkolonia movado, revizias la historion de la hindia subkontinento el la vidpunkto de la dominataj kaj ignorataj grupoj, laŭ sociala, etna, religia, seksa ktp vidpunktoj. La universitatuloj Partha Chatterjee, Homi Bhabha kaj Dipesh Chakrabarty estas tri elstaraj figuroj de tiu tendenco.

Komence, en la 1980-aj jaroj, la grupo de subalternaj studoj, gvidata de Ranajit Guha kaj Gayatri Chakravorty Spivak, kontraste al la plej multaj postmodernaj intelektuloj, deklaris sin marksistoj, laŭ la marksismo de Antono Gramŝo [orig. Antonio Gramsci [antónjo grámŝi].

orientismo: Prezentado de la Oriento plena de kliŝoj disvastiĝintaj en la okcidenta kulturo ‒ pentrarto, literaturo ‒ ekz-e de tiu, laŭ kiu la Oriento estas neŝanĝeble malsama ol la Okcidento. La verko de Edward W. Saïd, profesoro pri kompara literaturo, “L’Orientalisme. L’Orient créé par l’Occident” [“La orientismo. La Oriento kreita de la Okcidento”], aperinta en la jaro 1978, kiel ankaŭ la laboraĵoj de Frantz Fanon, estas ofte citita kiel fonda teksto de la postkoloniaj studoj.

kulturismo: Argumentado, kiu faras la kulturon de homa grupo netuŝebla kaj rigida donitaĵo, sed ankaŭ la klariga kaj grava faktoro de la historio de tiu grupo, surkoste de la variabloj sociaj, ekonomiaj, politikaj ktp.

V. Ch.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Certiĝo de Irano, streĉiĝoj kun Kataro ‒ La granda timo de Saud-Arabujo

En la okulo de la ciklono. Tiel vidas sin Saud-Arabujo, ĉirkaŭata de minacoj ĉe siaj landlimoj, ĉu en Jemeno aŭ en Irako. La rimarkinda potencokresko de Irano aperas al ĝi kiel mortdanĝero. Kion fari, dum krome skiziĝas la konturoj de interkonsento pri la atomdemando inter Vaŝingtono kaj Teherano, kiu ĉesigus la izoliĝon de la islama respubliko?

“De ĉiam, Irano enmiksiĝas en la aferojn de Saud-Arabujo. En 2003, la verda lumo por la atakoj de Al-Kaido kontraŭ la reĝlando* venis el Teherano.” Nia interparolanto, profesoro ĉe la universitato de Riado, ŝajnas esti certa pri tio. Lin ne impresas la tre granda malverŝajno de tia alianco inter ŝijaisma reĝimo kaj sunaisma organizaĵo, kiu ne kaŝas sian malamon de la “herezuloj”. Kaj li ne estas sola defendante tiujn hipotezojn. En la ĵurnalo Aŝark Al-Avsat (12-an de februaro), proprietaĵo de la saud-arabuja reĝa familio, la influa ĉefartikolisto Tarik Al-Homeid petis Usonon rekoni, ke Irano estas la ĉefa subtenanto de la organizaĵo fondita de Usama Ben Laden.

*  De tiam, la reĝlando suferis serion da atencoj faritaj de Al-Kaido, precipe en Riado. Vd Stéphane Lacroix, Les Islamistes saoudiens. Une insurrection manquée, Presses universitaires de France (PUF), Parizo, 2011.

Ĉu tiujn strangajn spekuladojn de multaj saud-arabaj respondeculoj klarigas sento de kreskanta izoliĝo? “Ĉe ĉiu el niaj landlimoj etendiĝas la malstabileco. Kaj malantaŭ tio ni vidas la manon de Irano”, daŭrigas la profesoro. Unue, malstabileco en Irako: la kontaktoj inter Riado kaj la registaro de s-ro Nuri Al-Maliki estas praktike rompitaj. En Barejno, krome, kie la ribelo, en la kunteksto de la tuniza kaj egipta “printempo”, estis asimilita al provo de malstabiligo veninta el Teherano, antaŭ ol esti subpremata helpe de saud-arabaj trupoj en marto 2011. En Jemeno, fine, kie regiona opozicio (nomata “hutista”, de la nomo de ĝia fondinto, Hussein Badreddin Al-Huthi), kun celoj ĉefe internaj, estas atribuita al malklaraj manovroj de la iranaj gardistoj de la revolucio.*

*  Vd Pierre Bernin, “Les guerres cachées du Yémen”, Le Monde diplomatique, oktobro 2009.
Kontestata subteno al la armea potenco en Egiptujo

Ankaŭ ĉe la siria kaj la libana frontoj oni trovas la du aksojn kiuj dominas la regionon: Teherano gvidas la unuan, kiu ligas ĝin kun Sirio kaj kun la libana Hizbolaho, kaj Riado la alian, kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno kaj la Movado de la 14-a de Marto de la eksa libana ĉefministro Saad Hariri.

La maltrankvilo, kiun oni sentas en Saud-Arabujo, kreskis kun la fendoj en la Konsilio de Kunlaborado de la Golfo (KKG).* Komence de decembro 2013, Omano decide kontraŭis la planon de Saud-Arabujo pri unuiĝo de la golflandoj.* Kun la escepto de Riado kaj de Manamo (Barejno), la membroj de la KKG krome akceptis pozitive la provizoran interkonsenton pri la atomdemando inter Vaŝingtono kaj Teherano, en novembro de 2013, kaj akceptis la iranan ministron pri eksterlandaj aferoj. Kuvajto siavice por la momento rifuzas subskribi la ‒ de Riado volatan ‒ traktaton de la KKG pri interna sekureco, ĉar tiu teksto ĉirkaŭiras certan nombron da garantioj pri liberecoj ‒ speciale la esprimlibereco ‒ enskribitaj en ĝia konstitucio.*

*  La KKG grupigas la Saud-Arabujon, Barejnon, la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Kuvajton kaj Kataron.
*  Kp Marc Cher-Leparrain, “La fronde d’Oman contre l’Arabie saoudite”, OrientXXI, 22-a de januaro 2014, www.orientxxi.info.
*  Yazan Al-Saadi, “GCC security pact: Kuwait holding back”, Al-Akhbar English, Bejruto, 1-a de marto 2014.

En tiu jam malcerta kunteksto, Saud-Arabujo, sekvata de du siaj partneroj de la KKG, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno, anoncis la 5-an de marto 2014 la retiron de sia ambasadoro en Kataro.* Estas vere, ke la rilatoj inter la reĝlando kaj la malgranda najbara emirlando, kvankam ambaŭ estas vahabitaj, estis tre malofte serenaj. Limkonflikto kondukis eĉ al armitaj alfrontiĝoj en 1992. La faligo de la emiro fare de lia filo Harnad Ben Khalifa Al-Thani, en 1995, pli gravigis la streĉiĝon. En 2002 Riado jam estis retirinta sian ambasadoron por protesti kontraŭ elsendo de la katara televido Al-Ĵazira pri la fondinto de Arabujo, la reĝo Ibn Saud. La diplomato reokupis sian postenon nur en la jaro 2008, post kiam la emirlando promesis mildigi la kritikojn sendatajn de la satelita televido.

*  Kp “Grave crise entre les émirats du Golfe”, Nouvelles d’Orient, 7-a de marto 2014, http://blog.mondediplo.net kaj Olivier Da Lage, “L’Arabie saoudite alliée objective du Qatar?”, OrientXXI, 17-a de marto 2014.

Spite al ilia komuna engaĝiĝo helpi, ankaŭ milite, la opozicion al la reĝimo de s-ro Bachar Al-Assad kaj rapidigi lian falon, la “araba printempo” larĝigis la foson inter Doho kaj Riado. Kataro fariĝis la ĉampiono de la okazantaj transformoj kaj vetis pri la Islamaj Fratoj por kolekti ĝiajn fruktojn. Saud-Arabujo siavice, jam ofendita pro la falo de s-ro Hosni Mubarak en Egiptujo kaj timante malstabiliĝon de la regiono, nomas la Islamajn Fratojn “terorista organizaĵo”.

Longtempe aliancita kun Saud-Arabujo, tiu frataro ekde la 1990-aj jaroj ludas aktivan rolon en la interna kontestado de la reĝlando.* Ĝi estas nun la ĉefa celo de senkompata subpremado, kiu tuŝas ankaŭ certan nombron da liberalaj intelektuloj, kiel s-roj Mohamed Al-Kahtani kaj Abdallah Al-Hamed, kondamnitaj je longa mallibero. Komence de februaro la saud-arabuja gazetaro publikigis reĝan dekreton, kiu punas je dudek jaroj da malliberejo ĉian “apartenon al religiaj aŭ intelektaj tendencoj, al grupoj aŭ organizaĵoj nacie, regione aŭ internacie difinitaj kiel teroristaj; ĉian ajn apogon al ilia ideologio aŭ al iliaj celoj, ĉian esprimon de ajna simpatio kun ili”. La “terorismo”, estas precizigite, inkludas la ateismon kaj ĉian dubigon de la fundamentaj principoj de la islama religio.

*  Vd “Les islamistes à l’épreuve du pouvoir”, Le Monde diplomatique, novembro 2012.

Kvankam tiuj dekretoj celas unuavice la Frataron, ili celas ankaŭ kuraĝigi la saud-arabojn kiuj foriris en Sirion por batali kontraŭ la reĝimo de s-ro Al-Assad, reveni hejmen. Laŭ la oficialaj nombroj, ili estas mil kvarcent; pli kredindaj fontoj mencias kvin mil kaj sep mil da ili. Kial maltrankviliĝi, dum la komunikiloj de la reĝlando fulmas kontraŭ la siria gvidanto? Ĉar la memoro pri la reveno de miloj da batalintoj foririntaj en Afganujon en la 1980-aj jaroj ankoraŭ hantas. Kiel klarigas diplomato de la Golfo, “la politiko de la reĝlando koncerne Sirion integras pli kaj pli la necesojn de “kontraŭterorismo””. La ministro pri internaj rilatoj estas serioze en zorgo.”* Riado do publike petis sian ambasadejon en Ankaro fari ĉiajn disponojn por venigi hejmen siajn samcivitanojn kiuj transitas tra Turkujo kaj Libano.

*  Citita en “Islamist threat at home forces Saudi rethink on Syria”, Arab Times, Riado, 12-a de februaro 2014.

La reĝo Abdallah, daŭre reganta malgraŭ siaj 90 jaroj, fiksas ankoraŭ la grandajn liniojn de la reĝlanda politiko; sed ilia realigo en Sirio estis konfidita al du viroj kun malsamaj celoj. La reĝido Mohamed Ben Nayet, la ministro pri internaj aferoj, kiu disbatis la islamistan ribelon de 2003, daŭre donas prioritaton al la “milito kontraŭ la terorismo”. La reĝido Bandar Ben Sultan, ĉefo de la sekretaj servoj ekde julio 2012, siavice serĉis la efikecon en la batalo kontraŭ s-ro Al-Assad en Sirio kaj ĉe tio ankaŭ subtenis la salafistajn grupojn de la Islama Fronto. Lia manko de atento pri la transportado de la armiloj tien laŭdire vekis maltrankviliĝon de Usono. Tio klarigas sendube ankaŭ lian “demision”, kiu, la 15-an de aprilo ĉi-jara, konfirmis la avancon de la polico-ĉefo al la posteno de la sekretaj servoj.

La apogo al la siriaj ribeluloj estas unuanime subtenata en la saud-araba publika opinio (escepte de la ŝijaista malplimulto); aliflanke, la subteno al la faligo de la egipta prezidanto Mohamed Morsi, en julio 2013, vekas pli da disputo. “Por la unua fojo ni aŭdas kritikojn, konfidas, sub anonimeco, influa ĵurnalisto. “Kial ni subtenas la faligon de prezidanto kiu difinas sin islama? Kial ni ŝtopas miliardojn da dolaroj en Egiptujon en momento, kiam niaj problemoj de loĝado aŭ de malriĉeco estas tiom gravaj?” Antaŭe ne aŭdebla, tiu ĝeno esprimiĝas en la sociaj retoj, kiun la instancoj provas bridi, sen granda sukceso. “En araba mondo, kie la tradiciaj potencoj Irako, Sirio aŭ Egiptujo malfortiĝas, ĉar sorbataj de siaj internaj problemoj, pli kaj pli da fortoj turnas sin al ni. Kaj ni ne kapablas respondi al ili. Ni estas senpovaj reguligi la krizojn en Irako aŭ en Barejno, sen eĉ paroli pri Sirio”, daŭrigas nia interparolanto.

La ŝanĝo de la usona politiko konsiderinde altigis la saud-araban malsekurecon. La rifuzo de la prezidanto Barack Obama bombi Sirion en la lasta somero kaj la interkonsento pri la forigo de la ĥemiaj armiloj de Damasko vekis senprecedencan geston: post jaroj da luktado por esti elektota kiel nekonstanta membro de la Sekurec-Konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kaj dum ĝia kandidato estis elektita, la reĝlando rezignis. La ministro pri eksterlandaj rilatoj, la reĝido Saud Al-Fajsal, decidis ne fari paroladon antaŭ la Ĝenerala Asembleo por protesti kontraŭ la nenifarado de la UN pri la siria dramo.

Poste, la malkaŝo de la intertraktadoj inter Vaŝingtono kaj Teherano en Omano, kaj poste la anonco de provizora interkonsento pri la atomdemando, en novembro 2013, revigligis malnovan obsedon de Riado: tiun de irana-usona interkonsento malprofite al Saud-Arabujo. “La ideo, ke niaj interesoj forŝoveblas fare de Irano kaj Usono, zorgigas nin, konfidis al ni en la jaro 2010 la reĝido Turki Al-Fajsal, eksa ĉefo de la sekretaj servoj. Tiam ni estus pinĉataj inter atompotenca Irano kaj atompotenca Israelo”. Li aldonis ridete: “Ni danku Dion pro [s-ro Maĥmud] Aĥmadineĵad ...”. La personeco de la irana prezidinto efektive faris tian situacion malverŝajna.* Sed poste, s-ro Hasan Rohani, elektita en junio 2013, anstataŭis lin, kaj la hipotezo de tia ŝanĝo ŝajnas esti kredinda. La enhavo de eventuala interkonsento pri la atomdemando maltrankviligas Riadon malpli ol la principo mem de interkonsento kaj la fino de la internacia izolado de Irano.

*  Vd “Pékin et Riyad rouvrent la route de la soie”, Le Monde diplomatique, januaro 2011.
La alianco kun Usono restas strategia

La rilatoj inter Usono kaj Saud-Arabujo spertis multajn skuojn. Kiel en geedzeco, la pli malforta parto timas esti forlasota. Sed tiu alianco restas strategia, ĉar ĝi respondas al la fundamentaj interesoj de la du partneroj. La reĝlando bezonas Usonon pro sia milita sekureco, kion montris la milito de Kuvajto de 1990-1991 aŭ la mizera efikeco de ĝia armeo kontraŭ la hutista ribelo en Jemeno en novembro kaj decembro de 2009. Vaŝingtono siavice tre bezonas Saud-Arabujon ĉar tiu financas la usonan armilindustrion per amasaj aĉetoj (plej ofte senutilaj) kaj ĉar ĝi garantias la stabilecon de la monda petrolmerkato.

La vizito de la prezidanto Obama, la 28-an de marto 2014, celis memorigi la fundamentajn principojn kaj trankviligi siajn saud-arabajn interparolantojn. Kun kia sukceso? Kiel koncedis saud-araba komentisto tiun tagon intervjuita de Al-Ĵazira, la prioritato por s-ro Obama estas sukcesi interkonsenton kun Irano pri la atomdemando, dum Saud-Arabujo volas precipe ĉesigi la iranajn enmiksiĝojn en la regiono. La reĝa familio devos adaptiĝi.

“Neniu povas konvinki nin ke Irano estas lando pacema”, skribas saud-araba analizisto, kiu aldonas: “Nia sekureco estas prioritata, kaj neniu povas kontesti al ni la rajton defendi ĝin”.* Tamen, pri kia agospaco disponas la reĝlando? Ĝi povas distingiĝi de Vaŝingtono kaj subpremi la kontestadon en Barejno, aŭ masive subteni la armean reĝimon en Egiptujo. Sed Usono daŭre ne permesis la liveradon de kontraŭaeraj armiloj al la siria opozicio, kaj Riado ne kuraĝis malrespekti tion. La “objektivaj” konverĝaj interesoj de Riado kaj Tel-Avivo fronte al Teherano, siavice, povas malfacile transformiĝi en politikan kunordigadon, kvankam la gazetaro ie kaj tie emfazis “okazajn” renkontiĝojn inter reprezentantoj de la du landoj.*

*  Al-Riyad, 29-a de marto 2014.
*  Vd la klarigojn de la reĝido Turki Al-Fajsal pri tiuj renkontiĝoj en Al-Riyad, 13-a de februaro 2014.

La saud-araba malforteco venas ankaŭ el struktura faktoro malofte menciata. La reĝlando konstruis sian legitimecon sur retoriko pure religia, konservativa kaj grandparte senpolitika. La vahabismo kaj la salafismo predikas la submetiĝon al la suvereno, kaj, kvankam ili scias elradikigi la religiajn herezojn, ili havas nenian kapablon batali kontraŭ la “herezoj” politikaj. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam la reĝlando kontraŭis la egiptan prezidanton Gamal Abdel Nasser kaj la araban naciismon, ĝi uzis la Islaman Frataron, kiu liveris al ĝi la kadrulojn kaj la politikajn temojn de ĝia batalo kontraŭ la egipta prezidanto. Sed, engaĝita en subpremado kontraŭ la Frataro, ĝi troviĝas en situacio ideologie sufiĉe senarma: la salafista propagando de la satelitaj televidoj hezitas inter senpolitika konservativismo, la kontraŭŝijaista retoriko kaj alvokoj pure religiaj malmulte rilataj kun la regionaj realaĵoj.

Eĉ la ideo starigi “sunaistan fronton” kontraŭ la “ŝijaista kaj persa minaco” ne rezistas al la analizo. Turkujo, ankaŭ sunaista, konstante denuncas la kontraŭleĝecon de la egipta potenco. Kaj landoj kiel Maroko, Jordanio aŭ Kuvajto rifuzas malpermesi la Islaman Frataron, kiu estas grava elemento de la interna politiko.

Certe, la rilatoj kun Kataro povus retrovi ŝajnon de normaleco ‒ interkonsento estis fine farita la 17-an de aprilo inter la KKG-landoj. Sed oni devas ekskludi radikalan ŝanĝon ĉe la nova emiro de Kataro, s-ro Tamim Ben Hamad Al-Thani, kiu postsekvis sian patron la 25-an de junio 2013. Tiu transformiĝo vidis homon apenaŭ 33-jaran anstataŭi alian apenaŭ 60-jaran, kiu libervole rezignis la povon: tio devis aperi kvazaŭ insulto al saud-araba monarĥio, kie dominas la maljunuloj. Eble magra konsolo por Riado: eble okazas reorientiĝo de la linio de Al-Ĵaziro, kies totala subteno de la Islama Frataro vekas kritikojn ĝis en la gvidaj rondoj de la emirlando.

Teherano aliflanke disvolvas aktivan internacian agadon, forĝas aliancojn same kun maldekstraj regantoj en Latinameriko ‒ de Venezuelo ĝis Brazilo ‒ kiel kun la “laika” Popola Fronto de Liberigo de Palestino (PFLP), sendas sian ĥarisman ministron pri eksterlandaj rilatoj al Abu Dabo aŭ al Maskato (Omano). “La problemo ne estas Irano, plendas saud-araba intelektulo, tamen konvinkita pri la minaco kiun tiu lando signifas por la regiono. Teherano havas politikan, diplomatian kaj regionan strategion, kaj tio estas normala. La problemo estas, ke ni mem ne kapablas difini iun kaj realigi ĝin.”

Alain GRESH.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Alia formo de politika esprimiĝo

Kion sindeteno signifas

De dek kvin jaroj la elekto de la eŭropa parlamento mobilizas nur malplimulton da elektantoj. La kresko de sindeteno fariĝis fenomeno stampanta la francan demokratian vivon. Oni konstatas ĝin precipe ĉe la tradicie maldekstra elektantaro, frustrita de la registaraj politikoj.

EN FRANCUJO la lastaj distriktaj elektoj, la 23-an kaj 30-an de marto 2014, lanĉis lavangon da komentoj pri la kresko de la ekstremdekstro. Iuj eĉ vidis en ĝi kvazaŭ referendumon favore al la Nacia Fronto (NF)* Tiu torento da deklaroj, da artikoloj kaj da televidaj raportoj kontrastas kun tio, kio estas la plej grava donitaĵo de tiuj elektoj, kaj pli ĝenerale de ĉiuj elektoj de tridek jaroj: la rekorda kvoto de sindetenoj, kies preciza studo kondukas al nuancado de la analizoj faritaj en la urĝo.

*  Originale: Front national, ekstremdekstra partio de Francujo. -vl

Kvankam la progreso de la NF kompare kun la distriktaj elektoj de 2008 estas nekontestebla, ĝi tamen restas limigita. En la kvarcent dek kvin urboj kun pli ol dek mil loĝantoj, kie ĝi prezentis siajn listojn, la ekstremdekstra partio atingis elcentaĵon de esprimitaj voĉoj malpli altan ol por s-ino Marine Le Pen ĉe la prezidant-elektoj en la jaro 2012. En rilato al ĉiuj enskribitaj voĉdonantoj la “nacifronta” salto antaŭen montriĝas ankoraŭ pli relativa: dum s-ino Le Pen akiris 12 elcentojn de la enskribitoj ĉe la unua baloto de 2012, la NF ricevis nur 8 elcentojn ĉe la unua baloto de la lastaj distriktaj elektoj.

Sama rezulto pri la “blua ondo”. La dekstrularo ja akiris sesdek du komunumojn de pli ol dek mil loĝantoj, do unu el siaj plej grandaj sukcesoj sub la 5-a respubliko. Sed alia donitaĵo estis grandparte nerimarkita: en tiuj urboj la listoj de la dekstrularo ‒ eĉ se inkludas en ĝi la Demokratan Movadon (Modem) ‒ mobilizis malpli da elektantoj en 2014 ol en 2008,* dum la parlamenta dekstro ricevis tre malbonan rezulton dum tiu ĉi lasta voĉdonado. Tiu ŝajna paradokso parte klariĝas per la ecoj de sindeteno. La dekstro, iomete malfortiĝinta, trudiĝis en 2014 danke al la ankoraŭ pli amasa malmobiliziĝo de la maldekstraj voĉdonantoj.

*  Vd “Fédéralisme à marche forcée”, Le Monde diplomatique, julio 2012.

De pli ol tridek jaroj, ĉe ĉiuj elektoj, la sindeteno faras novan rekordon. Nur la prezidantelekto ne sekvas tiun feran leĝon. Dum la distriktaj elektoj de 1983, 10,3 elcentoj de la enskribitoj sin detenis en la dua baloto; en marto 2014 ili estis 37,8 elcentoj.

Se oni aldonas la personojn, kiuj ne enskribis sin en la elektolistojn (7 elcentoj de la loĝantaro kiuj rajtas enskribi sin), la ne-voĉdonado proksimiĝas al 50 elcentoj en la eŭropaj, regionaj kantonaj kaj eĉ parlamentaj kaj distriktaj voĉdonadoj. Tiu krizo de partopreno, kiu komencas fariĝi la plej grava fakto de la elektoj en Francujo, estas ankoraŭ pli grava en la urbaj komunumoj, en kiuj la voĉdonantoj estas jam nun la malplimulto: ĉe la unua baloto de la distriktaj elektoj de 2014 la partopreno estis nur 56,5 elcenta en la naŭcent okdek urboj kun pli ol dek mil loĝantoj. Kaj ĝi falis eĉ al 53,8 elcentoj en la urboj kun pli ol cent mil loĝantoj. Se oni enkalkulas la neenskribitojn, la distriktaj konsilantaroj de la plej grandaj urboj estis determinitaj de malplimulto de civitanoj en aĝo kaj rajto voĉdoni.

La problemo montriĝas ankoraŭ pli serioza, ĉar tiu voĉdonanta malplimulto ne estas sociale kaj politike reprezenta por la tuta ebla voĉdonantaro. La sekvo de tio estas, ke la sindeteno substance modifas la rezulton de la elektoj.

Ne voĉdoni estas efektive la rezulto de fortaj socialaj determinaĵoj, kiuj estas en la tempo konstantaj. Unuavice la aĝo ‒ speciale en la lokaj voĉdonadoj. Male al la junuloj, la maljunuloj restas tre mobilizitaj. La komparo de la partoprenkvoto laŭ aĝoj, farita de la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj (Insee, laŭ la franca)* montras diferencojn de konsiderinda grando: nur 41,2 elcentoj de la 18-24-jaruloj voĉdonis ĉe la distriktaj elektoj de 2008, kontraŭ 80,2 elcentoj de la 50-64-jaruloj. Proporcie la maljunuloj voĉdonas do duoble pli ol la junuloj.

*  “Enquête participation”, Insee, Parizo, 2007-2008.
Urbestro elektita de 12 elcentoj de la loĝantaro

PRO LA SINDETENO oni konstatas ankaŭ superreprezentiĝon de la kategorioj plej malmulte trafitaj de labora provizoreco kaj de profesia malstabileco. En 2008, diferenco de dudek poentoj disigis la partoprenon de oficistoj aŭ de sendependuloj disde tiu de intermitaj laboristoj kaj, malpli grande, de senlaboruloj.

Al tiuj generaciaj kaj socialaj faktoroj aldoniĝas fortaj teritoriaj malegalecoj en la partopreno. Kun sia juna kaj malfavorata loĝantaro, la kvartaloj de grandaj loĝkonstruaĵoj kaj de socialaj loĝejoj havas nepartoprenon (neenskribiĝon kaj sindetenon), kiu povas atingi impresajn proporciojn. En la orienta parto de Sankta Denizo (Saint-Denis, ĉe la norda limo de Parizo), ĉe la dek du konstruaĵoj kiuj formas la kvartalon de “Kosmonaŭtoj”, la ne-voĉdonado estas jam de longa tempo plimulta. Ĉe la lasta distrikta voĉdonado ĝi atingis du trionojn de la civitanoj.

La loĝantoj tie, pli junaj, malpli diplomitaj, pli trafitaj de senlaboreco ol la mezumo, demandas sin pri la utilo de ago, kiu ne kondukas al plibonigo de ilia ekzistado. Kaj tie nenio kontraŭbalancas tiun amasan malaprobon. Nek sekcio de partio, nek civitana asocio, nek eĉ ĉeesto de lokaj elektitoj kiuj eble ankoraŭ loĝas en tiu kvartalo: la “Kosmonaŭtoj” dum la du lastaj jardekoj fariĝis politika dezerto. La kampanjoj de ĉeporda agitado, kiujn kelkajn tagojn antaŭ la elektoj faris la du maldekstraj partioj kapablaj venki, ne sufiĉis por bremsi tiun gravan evoluon.

La teritorioj, kie la partopreno estis plej malforta ĉe la unua baloto de la elektoj de 2014 prezentas bildon similan al tiu kvartalo. Ili montras Francujon de grandaj loĝkonstruaĵoj, de enmigrintoj kaj de labora provizoreco, en kiuj la socia kaj etna diseco produktas elektan disecon. Villiers-le-Bel (kie la sindeteno atingis 62,3 elcentojn), Vaulx-en-Velin (62,1 elcentoj), Evry (61,3%), Stains (61%), Clichy-sous-Bois (60,2%) kajBobigny (59,4%) ‒ kvin antaŭurboj de Parizo kaj unu de Liono ‒ troviĝas inter la dek urboj plej sindetenaj de Francujo.

Bobigny, bastiono de la Komunista Partio (tio estis multe emfazata) pasis al la Unio de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI, dekstra centro). Sed oni malpli diris, ke la venka listo estis elektita de nur 26,4 elcentoj de la enskribitoj kaj de 12,3 elcentoj de la loĝantaro en tiu komunumo. La forta proporcio de eksterlandanoj sen voĉdonrajto kaj de junuloj en la loĝantaro ‒ proksimume 45 elcentoj de la loĝantoj estas malpli ol 30-jaraj ‒ liveras parton de la klarigo; la amplekso de la seniluziiĝo pri la politiko, kroman.

La franca elektosistemo, unu el la plej postulemaj de la mondo, pligravigas la malegalecojn de partopreno. Kiel en Usono, la proceduro de enskribo en la listoj estas efektive potenca faktoro de memekskludo: ĝi bezonas specifan demarŝon (kiun nur la 18-jaraj junuloj ne bezonas fari), dum en la plej multaj demokratioj ĝi estas aŭtomata; necesas renovigi ĝin post ĉiu ŝanĝo de la loĝadreso, enskribi sin en la jaro antaŭ la elektoj, ktp. Ĉio ĉi malfavoras la plej moviĝemajn partojn de la loĝantaro kaj generas fenomenon de “neenskribo”.

La esploroj, kiujn ni aktuale faras kun la Insee, ebligis konstati, ke ses milionoj da elektantoj (do proksimume 15 elcentoj de la enskribitoj), precipe inter la plej junaj, jam ne loĝis ĉe la adreso, kie ili devus voĉdoni. En grandaj universitataj urboj kiel Tuluzo aŭ Montpeliero, la 18-24-jaruloj estas pli ol 20 elcentoj de la loĝantaro, sed malpli ol 7 elcentoj da enskribitoj. Ĉar ili ne povas voĉdoni en la rekta proksimeco de sia loĝadreso, la studentoj malmulte partoprenas en la lokaj voĉdonadoj. Same kiel la malpli diplomitoj, la junuloj, en sia tutaĵo, grandparte ne partoprenas en la elektoj. Certe, reformo de la proceduroj ne sufiĉus por solvi la problemon de la elekta partopreno; sed la akumulado de rekordoj de sindeteno dubigas la vivkapablon de sistemo ne adaptita al socio pli kaj pli moviĝema.

Kiuj estas la politikaj fortoj plej suferantaj pro la progreso de la sindeteno? Malfacilas respondi. Tiurilataj enketoj estas ne tre fidindaj, ĉar la pridemandatoj tendencas trodeklari sian partoprenon: eĉ kiam la sindeteno proksimiĝas al 40 elcentoj ‒ kiel ĉe la lastaj distriktaj elektoj ‒, 80 elcentoj de la enketitoj deklaras senŝanĝe ke ili “certas voĉdoni” ... Krome, la efektivaj voĉdonantoj, kiujn oni supozas pli emaj ol la aliaj respondi al enketoj pri tio, estas verŝajne superreprezentitaj en la samploj supozataj esti reprezentaj.

Samtempe kaŭzo kaj sekvo de la alternado

Kio ankoraŭ pli komplikigas la analizon, estas la transformiĝoj de la sociologio de elektantaroj ekde la 1970-aj jaroj. Se la maldekstro dependus ankoraŭ precipe de la voĉoj de laboristoj, eĉ de popolaj medioj, ĝi estus pli tuŝata de la sociologia sindeteno. Sed la elektaj konglomeraĵoj, sur kiuj la politikaj familioj apogas sin, diversiĝis. La dekstro kaj la NF kunigas hodiaŭ grandan parton de la voĉdonantaj frakcioj de popolaj medioj; la maldekstro, speciale la Socialista Partio (PS), estas nun bone enradikiĝinta ĉe la 50-64-jaruloj, pri kiuj ni vidis, ke ili voĉdonas multe, sed ankaŭ ĉe frakcio de kadruloj (speciale de publikaj) kaj ĉe la diplomitoj.

Se oni kredas la manieron, laŭ kiu la enketoj priskribas ĝian elektantaron, povus esti ke la NF estas la plej koncernata de la sociologia sindeteno. Pli junaj, devenaj el pli modestaj kaj malpli diplomitaj ol la mezumo, ĝiaj adeptoj prezentas fortan emon de sindeteno. Male al larĝe disvastiĝinta antaŭjuĝo, la NF ricevas cetere siajn plej bonajn rezultojn ĉe la plej mobilizantaj voĉdonoj, speciale ĉe la prezidantelektoj.

Fine la efikoj de sindeteno dependas antaŭ ĉio de la politika kunteksto. La lastaj distriktaj elektoj ekzemple estis stampitaj de grava “diferenciga sindeteno” malfavore al la maldekstro. Ĉe la dua baloto, la sindeteno en la urboj de pli ol dek mil loĝantoj, kiuj voĉdonis je pli ol 60 elcentoj por s-ro François Hollande* en 2012 estas de kvin poentoj pli alta ol en la urboj, kiuj plejmulte voĉdonis por s-ro Nicolas Sarkozy*. Tiaj diferencoj komprenigas la malvenkon de la PS. La iomete pli granda mobilizado registrita inter la du balotoj en la urboj de pli ol dek mil loĝantoj do profitis unue al la dekstro, kies elektantoj kreskis je 14 elcentoj, dum tiuj de la maldekstro kreskis nur je 3,5 elcentoj. La alta sindeteno ŝanĝis la naturon de la kampanjoj: ilia celo estis dum longa tempo persvadi la “mezajn” elektantojn, la “hezitantajn”, “moderajn” aŭ “strategiajn”; nuntempe necesas ĉefe mobilizi sian propran tendaron.

*  La prezidant-kandidato de la Socialista Partio (PS), socialdemokrata. -vl
*  La prezidant-kandidato de la dekstrularo. -vl

Oni emas kunligi la du plej konstantajn faktorojn de la politika vivo: la sistemeco de alternado inter dekstro kaj maldekstro kaj la regula progreso de la sindeteno. Escepte en la jaro 2007, nenia reganta plimulto gajnis la parlament-elektojn ekde la jaro 1978. Pli ĝenerale, la tendaro de la reganta ĉefministro estas ĉiam venkata en la interaj elektoj. Tiu meĥaniko de alternoj estas samtempe kaŭzo kaj sekvo de la sindeteno: per tio ke ĝi estigas seniluziiĝojn, ĝi kontribuas al la politika tediĝo kaj malproksimigas la loĝantaron de la urnoj; kaj la fakto, ke la regantoj estas sisteme venkataj de tridek jaroj, klariĝas per tio ke iliaj elektintoj ĉi-foje preferas sin deteni.

Céline BRACONNIER kaj Jean-Yves DORMAGEN.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sesdek jaroj

KREITA EN MAJO 1954, Le Monde diplomatique fariĝis 60-jara. Sed ĝi ne pensiiĝas. Por diri ĉion, ni intencas eĉ devi labori ankoraŭ longtempe. Necesas ja fari koncedon al sia epoko ...

En la fluo de la jardekoj, la intelekta engaĝiĝo de tiu ĉi gazeto restis sendifekta, sed ĝia rolo ŝanĝiĝis. Ekde la komenco de la 1970-aj jaroj, ĝia direktoro, Claude Julien, komprenis, same kiel Ignacio Ramonet post li, ke tia komunikilo ne povas kontentiĝi, kiel en la tempo de Dien Bien Phu kaj la komenco de la milito de Alĝerio, doni informojn al legantoj kiuj malhavis ilin. Sed ke ĝi devas proponi orientiĝojn, klarigojn kapablajn doni sencon al la hajlado de donitaĵoj kiuj ĉiutage falas sur nin.

Informi, tio signifas elekti. Kaj tio signifas ankaŭ: malelekti. La plej senkompata cenzuro konsistas en tio, diri ĉion samtempe ‒ per bildo, sono, rekta komento, tuja reago. La torento da akcesoraĵoj forglutas la flueton da neceso. Niaj elektoj povas esti juĝataj arbitraj, sed ni pravigas ilin. Ili havas la apartecon esti kolektivaj kaj sendependaj. Kolektivaj: dum la individueco venkas ĉie, ankaŭ en la ĵurnalismo ‒ ĉemizo blanka, lipharaj nigraj, ŝultrotuko ruĝa ... ‒, tiu ĉi monatulo honoras la laboron de skipo kaj de siaj centoj da kunlaborantoj. Ĝi ne estas renkontiĝejo, kie tekstoj metiĝas unu super la alian kaj estas ignorataj. Sendependaj: ĉar ni obeas nek al anoncistoj nek al akciuloj, ni povas aserti, sendube kun iom da orgojlo, ke super ni estas neniu.

Escepte de niaj legantoj. Ni ŝuldas al vi tiun ĉi naskiĝtagon kaj ni jam kalkulas kun vi por la sekvaj ...

La redaktejo.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Granda Transatlantika Merkato (GTM)

USONA liberkomerca aglo traflugas la Atlantikan Oceanon por predi malbone protektatan eŭropan ŝafidaron. Tiu bildo invadis la publikan debaton okaze de la elektoj por la eŭropa parlamento. Kvankam frapa, ĝi estas tamen politike danĝera. Unuflanke, ĉar ĝi ne ebligas kompreni, ke ankaŭ en Usono lokaj kolektivaĵoj povas morgaŭ viktimiĝi pro novaj liberalaj normoj, kiuj malpermesus protekti la dungon, la medion, la sanon. Aliflanke, ĉar ĝi deturnas la atenton de entreprenoj ja eŭropaj ‒ francaj kiel Veolia, germanaj kiel Siemens ‒ kaj tute same avidaj kiel la usonaj multnaciaj konzernoj tribunale akuzi la ŝtatojn, kiuj kapricas minaci iliajn profitojn (vidu la artikolon de Benoît Bréville kaj Martine Bulard). Krome, ĉar ĝi neglektas la rolon de la institucioj kaj de la registaroj de la “malnova kontinento” pri la starigo de liberkomerca zono sur ilia propra teritorio.

Do, la engaĝiĝo kontraŭ la Granda Transatlantika Merkato (GTM) devas ne celi unu apartan ŝtaton, eĉ se tiu estas Usono. La celo de la batalo estas samtempe pli larĝa kaj pli ambicia: ĝi koncernas la novajn privilegiojn, kiujn la ĉiulandaj investistoj postulas, eble por rekompenci ilin pro la ekonomia krizo, kiujn ili kaŭzis. Tia planedvasta batalo, se bone farata, povus solidigi la internaciajn demokratiajn solidarecojn, kiuj hodiaŭ postrestas al tiuj kiuj ekzistas inter la fortoj de la kapitalo.

En tiu afero do prefere malfidi parojn, kiujn oni asertis esti eterne ligitaj. La regulo aplikiĝas al la protektismo kaj al la progresismo same kiel al la demokratio kaj al la malfermo de la landlimoj. La historio efektive pruvis, ke la komercaj politikoj ne havas en si mem politikan enhavon.* Napoleono la 3-a harmoniigis la aŭtoritatecan ŝtaton kun liberkomerco (vidu la artikolon de Antoine Schwartz (p. 16)), preskaŭ en la sama momento, en kiu en Usono la Respublikana Partio ŝajnigis zorgi pri la usonaj laboristoj por pli bone defendi la celojn de la usonaj trustoj kontraŭ la “ŝtelbaronoj” de la ŝtalo, kiuj petis doganajn protektojn.*. Ĝia platformo de 1884 indikas: “Ĉar la Respublikana Partio naskiĝis el la malamo kontraŭ la sklavlaboro kaj el la deziro ke ĉiuj homoj estu reale liberaj kaj egalaj, ĝi estas neŝanĝeble kontraŭa al la ideo meti niajn laboristojn en konkurenco kun ia ajn formo de servuta laboro, en Usono aŭ eksterlande.”* Tiam oni pensis jam pri la ĉinoj. Sed temis pri la miloj da teraĵistoj venigitaj el Azio, kiujn kaliforniaj fervoj-kompanioj estis rekrutintaj por doni al ili kvazaŭ punlaborojn kontraŭ mizeraj salajroj.

*  VdLe Protectionnisme et ses ennemis [La protektismo kaj ĝiaj malamikoj], Le Monde diplomatique et Les Liens qui libèrent, Parizo, 2012.
*  Vidu [Howard Zinn, “En la tempo de la “ŝtelbaronoj”, Le Monde diplomatique en Esperanto, septembro 2002]->art].
*  Citita de John Gerring, Party Ideologies in America, 1828-1996, Cambridge University Press, 2001, p. 59.

Jarcenton poste, kun ŝanĝiĝinta internacia pozicio de Usono, demokratoj kaj respublikanoj konkuras pri la plej mieleca liberkomerca serenado. La 26-an de februaro 1993, apenaŭ pli ol monaton post sia alveno en la Blanka Domo, la prezidanto William Clinton gajnas danke al programparolado celanta antaŭenigi la Nord-Amerikan Liberkomercan Traktaton (NALT, laŭ la franca: ALENA), kiu estis voĉdone decidita kelkajn monatojn poste. Ĝi koncedas, ke la tutmonda vilaĝo nutris la usonajn senlaborecon kaj malaltajn salajrojn, sed proponas pli rapidi en la sama direkto: “La vero de nia epoko estas kaj devas esti la sekva: la malfermo kaj la komerco riĉigos nin kiel nacion. Tio instigas nin novigi. Tio devigas nin alfronti la konkurencon. Tio certigas al ni novajn klientojn. Tio favoras la tutmondan kreskon. Tio garantias la prosperon de niaj produktistoj, kiuj estas mem konsumantoj de servoj kaj de krudmaterialoj.”

Ekde tiam, la diversaj “raŭndoj” de liberaligo de la internacia komerco jam faligis la mezumon de doganaĵoj de 45 elcentoj en 1947 al 3,7 elcentoj en 1993. Sed ne gravas: la paco, la prospero kaj la demokratio postulas, ke oni iru ĉiam pli antaŭen. “Kiel montris la filozofoj, de Tucidido ĝis Adam Smith, do insistas s-ro Clinton, la kutimoj de la komerco kontraŭdiras tiujn de la milito. Tute kiel la najbaroj, kiuj helpis sin reciproke por konstrui siajn respektivajn stalojn, poste estas malpli tentataj fajrigi ilin, tiuj kiuj altigis reciproke siajn vivnivelojn, estas malpli emaj sin reciproke alfronti. Se ni kredas je la demokratio, ni devas do klopodi por fortigi la komercajn ligojn.” Tamen tiu regulo ne validis por ĉiuj landoj, ĉar la demokrata prezidanto subskribis, en marto 1996, leĝon kiu akrigis la komercajn sankciojn kontraŭ Kubo.

Dek jarojn post s-ro Clinton, la eŭropa komisionano Pascal Lamy ‒ franca socialisto, kiu poste fariĝis ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) ‒ daŭrigas lian analizon: “Mi pensas, pro historiaj, ekonomiaj kaj politikaj kialoj, ke la malfermo de la interŝanĝoj iras en la direkto de la progreso de la homaro. Ke oni kaŭzis malpli da malfeliĉoj kaj da konfliktoj, kiam oni malfermis la interŝanĝojn ol kiam oni fermis ilin. Tie, kie la komerco pasas, la armiloj haltas. Montesquieu diris tion pli bone ol mi.” En la 18-a jarcento, Montesquieu tamen ne povis scii, ke la ĉinaj merkatoj malfermiĝos jarcenton poste, ne pro la konvinkoforto de la enciklopediistoj, sed sekve al la kanonŝipoj, al la opi-militoj kaj al la prirabado de la Somerpalaco. S-ro Lamy siavice devas scii tion.

Malpli abunde ol lia demokrata antaŭulo, la diferenco estas ĉe li en la temperamento, la prezidanto Barack Obama do siavice relajsas la liberkomercan kredon de la usonaj multnaciaj konzernoj ‒ ankaŭ eŭropaj, kaj verdire de ĉiuj landoj ‒ por defendi la GTM: “Interkonsento povus kreskigi niajn eksportojn je dekoj da miliardoj da dolaroj, kaŭzi la kreadon de centoj da miloj da kromaj dungoj, en Usono kaj en la Eŭropa Unio, kaj stimuli la kreskon ambaŭflanke de Atlantiko.”* En lia parolado la geopolitika dimensio de la interkonsento estis apenaŭ tuŝita, kiu tamen gravas pli ol ĝiaj hipotezaj profitoj pri kresko, dungoj kaj prospero. Vaŝingtono, kiu rigardas malproksimen, ne volas apogi sin sur la GTM por konkeri Eŭropon, sed por deturni ĝin de ĉia perspektivo de reunuiĝo kun Rusujo. Kaj, precipe, por ... bari Ĉinujon.

*  Gazetara konferenco kune kun s-ro François Hollande, Blanka Domo, Vaŝingtono, la 12-an de februaro 2014.

Nu, ankaŭ en tiu punkto la pozici-sameco estas plena kun la eŭropaj gvidantoj. “Ni vidas kreski tiujn sojlolandojn, kiuj estas danĝero por la eŭropa civilizacio, ekzemple opinias la franca eksa ĉefministro François Fillon. Kaj ni, ĉu nia sola respondo estu dividi nin? Tio estus freneza.”* Ĝuste, daŭrigas la eŭropa deputito Alain Lamassoure, la GTM povus ebligi al la atlantikaj aliancanoj “interkonsenti pri komunaj normoj por poste trudi ilin al la ĉinoj”.* Transpacifika Partnereco, konceptita de Vaŝingtono kaj al kiu Pekino ne estas invitita, havas precize la saman celon.

*  RTL, la 14-an de majo 2014.
*  France Inter, la 15-an de majo 2014.

Certe ne hazarde la plej ĝisosta intelekta adepto de la GTM, Richard Rosecrance, gvidas en Harvardo esplorcentron pri la rilatoj inter Usono kaj Ĉinujo. Lia pledo, publikigita lastan jaron, disvolvas la ideon ke la samtempa malfortiĝo de la du grandaj transatlantikaj unuoj devas konduki ilin kuniĝi fronte al la sojlolandaj potencoj de Azio: “Se tiuj du duonoj de la Okcidento, skribas li, ne unuiĝas kaj formas unu komunan sferon en la kampoj de esplorado, de disvolvado, de konsumado kaj de la financo, ili ambaŭ perdos terenon. La nacioj de la Oriento, gvidataj de Ĉinujo kaj de Barato, tiam preterpasos la Okcidenton koncerne kreskon, novigon kaj enspezon ‒ kaj, por fini, koncerne la kapablon antaŭenigi militan potencon.”*

*  Richard Rosecrance, The Resurgence of the West: How a Transatlantic Union Can Prevent War and Restore the United States and Europe, Yale University Press, New Haven, 2013. Same pri la sekvaj citaĵoj.

La ĝenerala eldiro de Rosecrance memorigas la faman analizon de la ekonomikisto Walt Whitman Rostow pri la etapoj de kresko: post la ekkresko de lando ĝia ritmo de progreso malrapidiĝas, ĉar ĝi jam faris la plej rapidajn kreskojn de produktivo (eduknivelo, urbigo ktp). En ĉi aparta kazo, la kreskokvotoj de la okcidentaj ekonomioj, maturiĝintaj jam de pluraj jardekoj, ne atingos tiujn de Ĉinujo aŭ de Barato. La pli densa unuiĝo inter Usono kaj Eŭropo estas do la ĉefa karto kiu al ili restas. Ĝi ebligos al ili daŭre trudi sian ludon al la novvenintoj, ja impetaj, sed disaj. Same kiel post la dua mondmilito, la alvoko de ekstera minaco ‒ hieraŭ tiu, politika kaj ideologia, de Sovetunio, hodiaŭ tiu, ekonomia kaj komerca, de la kapitalisma Azio ‒ ebligas kunigi sub la gvido de la bona ŝafisto (usona) la ŝafojn kiuj timas ke baldaŭ la centro de la nova monda ordo jam ne estos en Vaŝingtono, sed en Pekino.

Jen timo tiom pli prava, laŭ Rosecrance, ĉar “en la historio la hegemoniaj transiroj inter potencoj ĝenerale koincidis kun grava konflikto”. Sed ekzistas rimedo por malebligi ke la “transiro de gvideco de Usono al nova hegemonia potenco kondukas al milito inter Ĉinujo kaj la Okcidento”. Ĉar oni ne povas esperi kunligi la du ĉefajn aziajn naciojn al atlantikaj partneroj suferantaj sian malkreskiĝon, necesas profiti la rivalecojn kiuj ekzistas inter ili kaj bari ilin en ilia regiono helpe de Japanujo. Lando, kiun la timo al Ĉinujo forte ligas al la okcidenta tendaro, tiom ke ĝi fariĝas ties “orienta finstacio”.

Kvankam tiu granda geopolitika plano parolas pri kulturo, progreso kaj demokratio, la elekto de certaj metaforoj okaze perfidas malpli altan inspiron: “La produktisto, kiu penas vendi sian varon, insistas Rosecrance, ofte devas kunfandiĝi kun eksterlanda societo por larĝigi sian proponon kaj kreskigi sian parton de merkato, same kiel Procter & Gamble faris per la akiro de Gillette. La ŝtatoj alfrontas samspecajn spronojn.”

Certe ĉar ankoraŭ neniu popolo konsideras sian nacion kaj sian teritorion kiel produktojn de kuranta konsumado, la batalo kontraŭ la GTM nur komenciĝas.

Serge HALIMI.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: la Granda Transatlantika Merkato

La tri aktoj de la rezistado

Naciaj elektitoj, eŭropaj deputitoj kaj registaroj disponas pri diversaj eblecoj por kontraŭstari la projekton de transatlantika interkonsento. Sed necesas, ke ili manifestu tian volon, aŭ ke la loĝantaroj invitu ilin tion fari...

Ĝis la subskribo de la traktato, ekzistas pluraj etapoj, kiuj ofertas tiom da eblecoj lukti.

Mandato de intertraktado. La Komisiono havas monopolon pri iniciato: nur ĝi rajtas proponi la rekomendojn destinitajn enkadrigi la intertraktadon de ĉiu komerca kaj liber-merkata interkonsento*. Kunvenantaj en Konsilio, la membro-ŝtatoj diskutas pri ĝi antaŭ ol permesi la intertraktadon. La unuaj rekomendoj de la Komisiono — malofte modifitaj de la Konsilio* — formas tiam la limojn de la intertrakto-mandato. Koncerne la Grandan Transatlantikan Merkaton (GTM), tiu mandato estis donita la 14-an de junio 2013.

*  La artikolo 207-a de la traktato pri la funkciado de la Eŭropa Unio (TFEU) traité sur le fonctionnement de l’Union européenne (TFUE), priskribas la proceduron por intertrakti kaj adopti traktaton dependantan de la komuna komerca politiko, koncerne la Komisionon kaj la Konsilion.
*  Komparo inter la rekomendoj de la Komisiono kaj la adoptita mandato ebligas aserti, ke la ŝtatoj malofte kaj malmulte modifas la proponojn de tiu ĉi.

Intertraktado. Ĝi estas kondukata de la Komisiono, asistata de speciala komitato, kie la dudek ok registaroj estas reprezentataj: tiuj ĉi do ne povas pretendi, ke ili nenion scias pri la okazantaj intertraktadoj. La Komisionano pri komerco Karel De Gucht pilotas la diskutojn flanke de la eŭropa partio. Laŭ la Lisbona Traktato, la Komisiono devas “regule raporti al la Eŭropa Parlamento pri la antaŭeniro de la intertraktado*; tio estas nova devo, kiun la Komisiono plenumas kun iom da rezisto. La kondiĉoj en kiuj la komisiono de internacia komerco de la Eŭropa Parlamento ricevas la informojn tradukas tre mallarĝan komprenon de la travidebleco (vd artikolon de Martin Pigeon). Pri la GTM, tiu fazo estas nun okazanta.

*  Artikolo 207, paragrafo 3, de la TFEU.

Akto 1: Validigo fare de la membro-ŝtatoj. Post fino de la intertraktado, la Eŭropa Komisiono (EK) prezentas la rezultojn al la Konsilio, kiu decidas je kvalifikita plimulto (almenaŭ 55% de la ŝtatoj, reprezentantaj 65% de la loĝantaro*. Grava limigo: se la submetata teksto enhavas dispoziciojn pri la komerco de servoj, pri la komercaj aspektoj de la intelekta proprieto kaj pri la rektaj eksterlandaj investoj, unuanimeco estas postulata. Unuanimeco ankaŭ estas postulata por la validigo de interkonsentoj, kiuj “en la kampo de komerco de kulturaj kaj aŭdvidaj servoj riskas damaĝi la kulturan kaj lingvan diversecon de la Unio kaj en la kampo de la komerco de socialaj, edukaj aŭ prisanaj servoj, kiam tiuj interkonsentoj riskas grave perturbi la organizadon de tiuj servoj nacinivele kaj damaĝi la respondecon de la membroŝtatoj por la provizo de tiuj servoj”. La registaroj do disponas pri larĝa libereco por taksi la finan rezulton de la diskutoj kaj povas uzi la regulon de unuanimeco por bloki la projekton.

*  Laŭ la nova difino de la kvalifikita plimulto, kiu fariĝos aplikebla la 1-an de novembro 2014.

Antaŭ ol findecidi, la Konsilio devas submeti la tekston al la Eŭropa Parlamento, por eviti esti poste kontraŭdirita*.

*  Artikolo 218, paragrafo 6, de la TFEU.

Akto 2: Validigo fare de la Eŭropa Parlamento. De 2007, la Parlamento disponas pri pli granda povo koncerne ratifikon. Ĝi povas aprobi aŭ rifuzi traktaton intertraktitan de la Komisiono uzante proceduron nomatan “konforma opinio”. Tion ĝi faris la 4-an de julio 2012, rifuzante la Komercan Konvencion Kontraŭ Falsado (KKKF) (en la angla Anti-CounterfeitingTrade Agreement, ACTA), intertraktitan de 2006 ĝis 2010 en la plej granda sekreto, fare de pli ol kvardek landoj. Ĝi ankaŭ povas, same kiel kiu ajn ŝtato, peti la opinion de la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio, pri la kongrueco de la interkonsento intertraktita kun la traktatoj*. Ĉi tiu fazo devas komenci kiam la Konsilio de la ministroj transdonas al la Parlamento la rezulton de la intertraktado.

*  Artikolo 218, paragrafo 11, de la TFEU. Tiu ebleco ekzistas egale por ĉiu ŝtato.

Akto 3: Ratifiko fare de la naciaj Parlamentoj. Se la transatlantika partnereco estas validigita de la Parlamento kaj la Konsilio, restas diskutata la demando: ĉu traktato, kiu enhavus ĉiujn dispoziciojn enskribitajn en la kvardek ses artikoloj de la intertraktad-mandato, povus eviti la ekzameniĝon en la naciaj Parlamentoj? “Jes!”, respondas la komisionano De Gucht, kiu tiel elvokas la estontan ratifikon de la Liberkomerca Interkonsento Eŭropa Unio-Kanado: “Necesos poste, ke la kolegio de la dudek ok eŭropaj komisionanoj donu sian verdan signalon al la definitiva teksto, kiun mi prezentos al ĝi antaŭ ol komenci la ratifikon fare de la Konsilio de la ministroj kaj la Eŭropa Parlamento*. Tiel dirante, li ekskludas la eblecon de ratifiko fare de la naciaj Parlamentoj. Li verŝajne konsideras, ke tiu proceduro ankaŭ aplikiĝas al la transatlantika partnereco, ĉar, laŭ la traktato de Lisbono, la liberkomercaj interkonsentoj dependas de la ekskluziva kompetento de la Unio, male al la miksaj interkonsentoj (tio estas, submetitaj samtempe al la Eŭropa Parlamento kaj al la naciaj Parlamentoj), kiuj enhavas dispoziciojn dependantajn samtempe de la kompetento de la Unio kaj de tiu de la ŝtatoj. Sine de la eŭropa Konsilio de la ministroj, pluraj registaroj, inter kiuj tiu de Germanujo kaj de Belgujo, ne kundividas la vidpunkton de s-ro De Gucht. Tiu lasta anoncis, ke li petos la Justican Korton de la Eŭropa Unio decidi pri ilia disputo*.

*  Libération, Parizo, 28-a de oktobro 2013.
*  Deklaro de la komisionano De Gucht okaze de la kunveno de la komisiono de la internacia komerco de la Eŭropa Parlamento, la 1-an de aprilo 2014.

Jam en la pasinteco la demando pri mikseco de la liberkomercaj interkonsentoj nutris debatojn: en 2011, germanaj, irlandaj kaj britaj parlamentanoj petis, ke liberkomercaj interkonsentoj kun Kolombio kaj Peruo estu deklaritaj miksaj, kaj sekve submetataj al la ratifiko de la naciaj parlamentoj. La 14-an de decembro 2013, la franca parlamento same ratifikis la liberkomercan interkonsenton Eŭropa Unio-Sud-Koreujo intertraktita de la Komisiono: ĝi devas baldaŭ ekzameni la ratifikon de la interkonsentoj inter la Unio, Kolombio kaj Peruo.

La konsiderata interkonsento kun Usono transpasas la simplan liberan komercon kaj limuzurpas la prerogativojn de ŝtatoj. Tio estas la kazo kiam temas pri modifi la sociajn, prisanajn, primediajn kaj teknikajn normojn, aŭ konfidi al privataj arbitraciaj strukturoj la solvadon de konfliktoj inter privataj entreprenoj kaj publikaj instancoj. La ekskluziva kompetento de la Unio ne etendiĝas al sferoj, kiuj ankoraŭ dependas — almenaŭ parte — de la ŝtata suvereneco.

La kazo de Francujo. En sia fama decido de 1964, la Justica Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj decidis la absolutan superecon de la traktatoj kompare kun la nacia juro de la membro-ŝtatoj*. En Francujo, tamen, traktato havas malpli altan rangon ol la Konstitucio, kaj ĝi do devas konformi je tiu. La praktiko de la registaroj estas, ĉiufoje kiam traktato adoptiĝas, modifi la Konstitucion, tiel ke oni evitu ĉian nekongruecon.

*  Justica Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj, decido Costa kontraŭ Enel, afero 6/64, 15-a de julio 1964.

La adopto de la traktato de Lisbono en 2008 estis tia okazo*. Tamen, kiam tiu lasta revizio okazis, ne estis proponata al la deputitaro kunveninta en Versailles modifi la artikolon 53 de la Konstitucio, kiu dispozicias: “La pac-traktatoj, la komerco-traktatoj, la traktatoj aŭ interkonsentoj rilataj al la internacia organizado, tiuj kiuj devigas la ŝtatajn financojn, tiuj kiuj modifas leĝo-dispoziciojn, tiuj kiuj rilatas al la stato de personoj, tiuj kiuj enhavas cedon, interŝanĝon aŭ aldonon de teritorio, povas esti ratifikitaj aŭ aprobataj nur per leĝo. Ili aplikeblas nur post ratifiko aŭ aprobo. (...)”

*  Konstitucia leĝo n-ro 2008-103 de la 4-a de februaro 2008, modifanta la titolon n-ro 15 de la Konstitucio. Oni memoros, ke nur danke al la favora voĉdono aŭ sindeteno de cent sepdek kvar socialistaj parlamentanoj kaj tri Verduloj, tiu revizio povis adoptiĝi, kaj la traktato de Lisbono, tre simila al la eŭropa konstitucia traktato, referendume rifuzita en 2005, eniris en la francan juron.

Estante komerco-traktato, la transatlantika partnereco do devus esti submetata al la ratifiko de la franca Parlamento. Ekzameni, ĉu la teksto dependas aŭ ne de la artikolo 53 de la Konstitucio, estas tasko de la ministro pri eksterlandaj aferoj. Ne mirigas, do, ke la registaro de s-ro Manuel Valls decidis transigi de Bercy (la ministrejo pri financoj) al la Quai d’Orsay (ministrejo pri eksterlandaj aferoj) la kuratorecon de la ekstera komerco. S-ro Laurent Fabius, kies “atlantikismo” neniam malfortiĝis, prezentas pli da garantioj ol s-ro Arnaud Montebourg. Kaj la elekto de s-ino Fleur Pellerin kiel ŝtat-sekretario (vic-ministro) pri ekstera komerco montriĝis trankviliga por la Movado de la Entreprenoj de Francujo (MEDEF)*.

*  Vd la respondon de s-ino Pellerin okaze de la “Demandoj al la registaro”, la 16-an de aprilo 2014, http://videos.assemblee-nationale.fr.

Se la neceso de ratifiko fare de la franca parlamento konfirmiĝos, la registaro povus provi uzi la simpligitan ekzamen-proceduron, kiu submetas la traktaton al voĉdono, sen debato*. Sed la decidrajton havas la konferenco de la prezidantoj kaj la komisiono de eksterlandaj aferoj de la nacia Asembleo. Krome, sesdek deputitoj aŭ sesdek senatanoj ankaŭ rajtas peti la Konstitucian Konsilion decidi pri la konformeco de la enhavo de la transatlantika partnereco kun la Konstitucio.

*  La liberkomerca interkonsento EU — Sud-Koreujo, kiu enhavas ĉirkaŭ mil okcent paĝojn, estis ratifikita laŭ tiu proceduro, sen debato, en kelkaj minutoj, la 14-an de decembro 2013. Spite al ties konsekvencoj por la franca aŭtomobila industrio.

Estas logike, ke la loĝantaro ne tro atendu de registaroj, kiuj akceptis la rekomendojn faritajn de la Eŭropa Komisiono la 14-an de junio 2013. Tamen, iliaj hezitoj dum la printempo 2014 supozigas, ke la kreskanta sukceso de la movadoj kontraŭ la GTM pezas.

Tio estas valora instigo daŭrigi la lukton.

Raoul Marc JENNAR


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: la Granda Transatlantika Merkato

La feliĉa tutmondiĝo. Kiel uzi ĝin?

Laŭ la franca ŝtatsekretariino (vicministrino) pri ekstera komerco Fleur Pellerin, la debatoj ĉirkaŭ la projekto de transatlantika interkonsento suferas pri prezento “senutile malsereniga”. Nu, pri kio precize temas? Kaj kiuj estas la riskoj por la loĝantaroj?

Pri kio oni parolas? GMT, PTCI, TTIP, APT aŭ TAFTA?

Diversaj mallongigoj kaj akronimoj cirkulas por indiki saman realaĵon, oficiale konata, en la franca, sub la nomo partenariat transatlantique sur le commerce et l’investissement PTCI (Transatlantika Partnereco pri komerco kaj investo TPKI) kaj en la angla kiel Transatlantic Trade and Investment Partnership (TTIP), Tiun plurecon de nomoj parte klarigas la sekreteco de la intertraktadoj, kiu malhelpis la unueciĝon de la uzataj terminoj. Nutrata de la dokumento-tralikoj, la laboro de la aktivulaj retoj kondukis al apero de novaj akronimoj: interalie TAFTA en la angla por Trans Atlantic Free Trade Agreement, kiun uzas iuj francaj organizaĵoj (inter kiuj la kolektivo “Stop Tafta*); kaj grand marché transatlantique (GMT) en la franca*. Kaj Granda Transatlantika Merkato (GTM) en esperanto.

*  http://stoptafta.wordpress.com.
*  Kelktempe uzinte la esprimon “Transatlantika partnereca interkonsento” (accord de partenariat transatlantique — APT), Le Monde diplomatique fine adoptis la nomon GMT.
Pri kio oficiale temas?

La GTM estas liberkomerca interkonsento intertraktata de julio 2013, de Usono kaj Eŭropa Unio, celanta starigi la plej vastan merkaton en la mondo, kun pli ol okcent milionoj da konsumantoj.

Raporto de la Centre for Economic Policy Research (CEPR) -organizaĵo financata de grandaj bankoj, kiujn la Eŭropa Komisiono prezentas kiel “sendependajn* asertas, ke la interkonsento ebligus pliigi la riĉaĵ-produktadon ĉiujare je 120 miliardoj da eŭroj en Eŭropo kaj je 95 miliardoj da eŭroj en Usono*.

*  “Transatlantic Trade and Investment Partnership. The economic analysis explained”, Commission européenne, Bruselo, septembro 2013.
*  Jam citita.

La liberkomercaj interkonsentoj, kiel tiuj patronitaj de la Monda Organizo por Komerco (MOK), celas ne nur malaltigi la dogan-barilojn*, sed ankaŭ redukti la barilojn tiel nomatajn “netarifajn”: kvotoj, administrajn aŭ sanigajn formalaĵojn, teknikajn aŭ sociajn normojn. Laŭ la intertraktantoj, la procezo kondukas al ĝenerala plialtigo de la sociaj kaj juraj normoj.

*  La dogan-impostoj truditaj al la varoj produktitaj eksterlande, okaze de ilia enveno sur landan teritorion.
Pri kio temas, plej probable?

Kreita en 1995, la MOK vaste kontribuis al la liberaligo de la monda komerco. Tamen la intertraktado estas tie blokita post la malsukceso de la “Doha-rondo” (interalie pri la agrokulturaj demandoj). Por daŭrigi antaŭenpeli liberkomercon, necesis ellabori ĉirkaŭiran strategion. Centoj da interkonsentoj estis tiel faritaj aŭ estas farataj senpere inter du landoj aŭ regionoj. La GTM estas la rezulto de tiu strategio: subskribita inter la du plej grandaj komercaj regionoj (kiuj produktas preskaŭ la duonon de la tutmondaj riĉaĵoj), ĝiaj dispozicioj finfine aplikiĝus al la tuta planedo.

La amplekso de la eŭropa intertrakto-mandato kaj la esprimitaj atendoj de la usona partio sugestas, ke la GTM larĝe transpasas la kadron de la “simplaj” liberkomercaj interkonsentoj. Konkrete, la projekto celas atingi tri ĉefajn rezultojn: forigi la lastajn dogan-impostojn, redukti la netarifajn barilojn per harmoniigo de la normoj, pri kiu la sperto de la antaŭaj traktatoj pensigas, ke ĝi okazos “laŭ la malsupro”, kaj doni jurajn ilojn al la investantoj por rompi ĉiun reglamentan aŭ leĝan obstaklon al la liberkomerco. Unuvorte, trudi iujn el la dispozicioj jam planitaj de la multflanka interkonsento pri investado (en la angla: Multilateral Agreement on Investment-MAI)* kaj la Komerca konvencio kontraŭ falsado (KKKF)* (en la angla: AntiCounterfeiting Trade Agreement-ACTA), ambaŭ rifuzitaj sub la impulso de la loĝantaroj.

*  Vd Christian de Brie, “Comment l’AMI fut mis en pièces”, Le Monde diplomatique, decembro 1998.
*  Vd Philippe Rivière, “L’accord commercial anti-contrefaçon compte ses opposants”, La valise diplomatique, julio 2012, www.monde.diplomatique.fr.
Kiam la projekto devus esti realigita?

Laŭ la oficiala kalendaro, la intertraktado estos finita en 2015. Sekvos longa ratifo-procezo en la Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Parlamento, kaj poste de la landaj Parlamentoj, kies konstitucio tion postulas, kiel ekzemple en Francujo.

Kiu intertraktas?

Por Eŭropo, funkciuloj de la Eŭropa Komisiono. Por Usono, iliaj samuloj el la ministrejo por komerco. Ĉiuj ricevas gravajn premojn fare de la premgrupoj reprezentantaj, ĉefe, la interesojn de la privata sektoro.

Kiuj konsekvencoj por la ŝtatoj?

La GTM planas submeti la nunajn leĝarojn de ambaŭ flankoj de Atlantiko al la reguloj de liberkomerco, kiuj respondas plej ofte al la preferoj de la grandaj entreprenoj. Subskribante la interkonsenton, la ŝtatoj konsentus konsiderindan forlason de suvereneco: malobeantoj al la liberkomercaj reguloj sin elmetas ja al financaj sankcioj, kiuj povas atingi plurajn dekmilionojn da dolaroj.

Laŭ la mandato de la Eŭropa Unio, la interkonsento devas “provizi la plej altan kiel eblan nivelon da jura protekto kaj garantio por la eŭropaj investantoj en Usono” (kaj reciproke). Alidirite, ebligi al la privataj entreprenoj ataki la leĝarojn kaj regularojn, kiam tiuj estas konsiderataj obstakloj al konkurenco, al la aliro al la publikaj merkatoj aŭ al investado.

Artikolo 4 de la mandato precizigas: “La devigoj de la interkonsento aplikiĝos al ĉiuj niveloj de registaro.” Tio signifas, ke ĝi aplikiĝos ne nur al la ŝtatoj, sed ankaŭ al ĉiuj publikaj instancoj: regionoj, departementoj, urbokomunumoj, ktp. Urbokomunuma regularo povus esti atakata, ne plu antaŭ administra tribunalo, sed antaŭ internacia privata arbitracia grupo. Sufiĉas por tio, ke ĝi estos perceptata de investisto kiel limigo al ties “rajto investi tion, kion li volas, kie li volas, kiam li volas, kiel li volas, kaj eltiri el ĝi la profiton, kiun li volas*

*  Difino de la rajtoj de investanto donita de la Ĝenerala Direktoro (Ĉefa afergvida oficisto) de American Express.

Ĉar la traktato povas esti amendita nur per unuanima konsento de la subskribintoj, ĝi trudiĝos al ĉiuj, sendepende de la politikaj alternoj.

Ĉu temas pri projekto, kiun Usono trudis al la Eŭropa Unio?

Tute ne: La Komisiono, kun la konsento de la dudek ok registaroj de la Unio, aktive antaŭenpelas la GTM, kiu respondas al ties liberkomerca doktrino. La projekto estas cetere portata de la grandaj entrepren-organizaĵoj, kiel la Trans-Atlantika Ekonomia Dialogo (angle Trans-Atlantic Business Dialogue, TABD). Kreita en 1995 sub impulso de la Eŭropa Komisiono kaj la usona ministrejo de komerco, tiu organizaĵo nun konata sub la nomo Trans-Atlantic Business Council (TABC) iniciatas “fruktodonan dialogon” inter la ekonomiajn elitojn de ambaŭ kontinentoj, en Vaŝingtono kaj Bruselo.

Raoul Marc JENNAR kaj Renaud LAMBERT


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kongo — Aktualeco de la pensado de Patrice Lumumba

La konstitucio de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), deklarita en 2006, planas malcentralizi la administradon en la kadro de unueca ŝtato de dudek ses provincoj.* Tiu ambicia projekto estas la temo de serio da publikigaĵoj de la Reĝa Muzeo de Centra Afriko de Tervuren en Belgujo, kiu entenas speciale monografiojn, kiuj priskribas ĉiun provincon. Ĵus aperis la tria volumo, kiu estas trezoro de informoj, kiu ebligas precize analizi la administrajn, kulturajn, demografiajn, ekonomiajn kaj historiajn donitaĵojn de la distrikto Kvango, kiu nun povas certigi sian disvolviĝon per tio ke ĝi fariĝas provinco.*

*  Paule Bouvier, La Décentralisation. De la première à la troisième République, Jean Omasombo Tshonda (sub la dir. de), Le Cri/Buku, Musée royal de l’Afrique centrale, Bruselo/Kinŝaso, 368 paĝoj, 2013, 29 eŭroj.
*  Paule Bouvier, Kwango. Le pays des Bana Lunda, Jean Omasombo Tshonda (sub la dir. de), Le Cri/Buku, Musée royal de Tervuren, Bruselo, Kinŝaso, 2012, 448 paĝoj.

La dua parto de tiu eldona entrepreno estas ilustrita de la verko de Paule Bouvier, emerita profesorino de la Libera Universitato de Bruselo.* Ĝi esploras la spiriton kaj la genezon de la procezo de malcentralizado ekde la sendependeco de la lando en 1960. La aŭtorino montras, ke la nuna registaro apenaŭ mobilizas la financajn rimedojn necesajn por plenumi tiun planon ,,,

*  Maryse Stefaan kaj Jean Omasombo Tshonda (sub la dir. de), Conjonctures congolaises 2012. Politique, secteur minier et gestion des ressources naturelles en République démocratique du Congo, Cahiers Africains n-ro 82, Tervuren/L’Harmattan, Bruselo/Parizo, 2013, 25,13 eŭroj.

La kontestataj rezultoj de la elektoj de novembro 2011 ne vere sanigis la politikan spacon koncerne la kompetenton en la mastrumado de la ŝtataj aferoj same kiel pri la travideblo en la mastrumado de la krudmaterialoj. Malgraŭ escepte alta mineja produktado, la DRK ne sukcesas transformi siajn riĉaĵojn en produktadrimedojn nek siajn enspezojn per petrolo en subtenon de la disvolvado. Pli kaj pli videble montriĝas fendo inter politika klaso forte senkreditita, dediĉita al predado de la naturriĉaĵoj, kaj civila socio kiu devas montri elturniĝemon por transvivi.

Rapidigi aŭ bloki la projekton de malcentralizado ne gravas por si mem. La ĉefa afero troviĝas en la kapablo de la konganoj disvolvi kritikan inteligenton de la politiko por animi la kreemon de la civila socio.* De jardekoj la asocia mondo montras eksterordinaran viglecon por kompensi la malzorgon de malfortiĝanta potenco. La senkonscienco de la regantoj incitas la avidon de la ribelantaj grupoj kaj de la eksterlandaj interesgrupoj, kiuj disputas pri la regado de la spaco por aliri la ekonomiajn resursojn.

*  Vd la dosieron “République démocratique du Congo. Terrains disputés”, (sub la dir. de) Pierre Englebert et Denis Tull, en Politique Africaine, Karthala, Parizo, majo 2013, 22 eŭroj.

En tiu kunteksto la pensado de Patrice Lumumba daŭre inspiras la aktivulojn.* La nuna politika momento estas sufiĉe kritika por povi veki privilegian klasan aliancon inter la konga popolo kaj frakcio de ĝia intelektularo, same kiel okazis inter 1955 kaj 1960, kiam la kolonia ordo ŝanceliĝis.

*  Patrice Lumumba, Recueil de textes. Introduction Georges Nzongola-Ntalaja, Editions du Cetim, Ĝenevo, 2013, 8,50 eŭroj.

Anicet MOBE.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Tribunaloj por prirabi la ŝtatojn

Plurnaciaj kompanioj, kiuj procesas kontraŭ ŝtatoj por respektigi siajn rajtojn, tio jam ne estas fantasmo: oni nombras jam pli ol kvincent tiajn kazojn en la mondo.

SUFIĈIS 31 eŭroj por ke la franca grupo Veolia ekmilitis kontraŭ unu el la solaj venkoj de la “printempo” de 2011, kiun la egiptaj salajruloj gajnis: la altigo de la minimuma salajro de 400 ĝis 700 pundoj monate (de 41 ĝis 72 eŭroj). Tiun salajron la multnacia konzerno taksis neakceptebla kaj plendis kontraŭ Egiptujo, la 25-an de junio 2012, antaŭ la Internacia Centro pri Regulado de Malkonsentoj pri Investoj (ICRMI), institucio de la Monda Banko. Kun kia kialo? La “nova laborleĝo”, laŭ ĝi, kontraŭas la promesojn faritajn en la kadro de la “publika-privata partnereco” subskribita kun la urbo Aleksandrio por la pritraktado de rubaĵoj.* La aktuale intertraktata Granda Transatlantika Merkato (GTM)* povus enteni dispozicion kiu ebligus al entreprenoj jure akuzi landojn ‒ tion ĉiukaze deziras Usono kaj mastraj organizaĵoj. Ĉiuj subskribintaj registaroj troviĝus tiam elmetitaj al la malbona sorto de Egiptujo.

*  Fanny Rey, “Veolia assigne l’Egypte en justice”, Jeune Afrique, Parizo, 11-a de julio 2012.
*  Vd la ĉefartikolon de tiu ĉi monato de Serge Halimi: Granda Transatlantika Merkato (GTM).

La profitiga “regulado de malkonsentoj inter investistoj kaj ŝtatoj” (RMIŜ) jam riĉigis multajn privatajn societojn. En la jaro 2004 la usona grupo Cargill ekzemple igis Meksikon pagi 90,7 milionojn da dolaroj (66 milionojn da eŭroj), ĉar al tiu estis riproĉita ke ĝi kreis novan imposton pri fruktosukoj. En 2010 la Tampa Electric Company ricevis 25 milionojn da dolaroj de Gvatemalo akuzita ke ĝi kreis leĝon, kiu limigis la elektro-tarifojn. Lastatempe, en 2012, Srilanko estis kondamnita pagi 60 milionojn da dolaroj al la Deutsche Bank pro modifo de petrolkontrakto.*

*  “Table of foreign investor-state cases and claims under NAFTA and other U.S. “trade” deals”, Public Citizens, Vaŝingtono, februaro 2014; “Recent developments in investor-state dispute settlement (ISDS)”, United Nation Conference on Trade and Development, Novjorko, majo 2013.

La plendo de Veolia, ankoraŭ pritraktata, estis deponita nome de la invest-traktato subskribita inter Francujo kaj Egiptujo. Ekzistas en la mondo tri mil tiaj traktatoj subskribitaj inter du landoj aŭ inkluditaj en liberkomercaj traktatoj. Ili protektas la eksterlandajn societojn kontraŭ ĉia publika decido (leĝo, regulo, normo) kiu povus malutili iliajn investojn. La naciaj regularoj kaj la lokaj tribunaloj jam ne havas povon, kiu estis transigita al supernacia kortumo kiu tiras sian potencon ... el la demisio de la ŝtatoj.

Nome de protekto de la investoj la registaroj devis garantii tri grandajn principojn: la egalecon de traktado de la eksterlandaj societoj kaj de la naciaj societoj (kio malebligas nacian preferon favore al dungo, ekzemple); la sekurecon por la investoj (la publikaj potencoj ne povas ŝanĝi la kondiĉojn de ekspluatado, senproprietigi sen kompenso aŭ fari “malrektan senproprietigon”); la liberecon por la entrepreno transigi sian kapitalon (societo povas forlasi la landon kun ĉiuj siaj havaĵoj, sed ŝtato ne povas postuli ke ĝi foriru!).

La plendoj de la multnaciaj konzernoj estas traktataj de unu el la specialigitaj instancoj: la ICRMI, kiu pritraktas la plej multajn aferojn, la Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Komerca Juro (KUNIKJ), la Konstanta Kortumo de Hago, certaj komercaj ĉambroj ktp. La ŝtatoj kaj la entreprenoj plej ofte ne povas apelacii decidojn faritajn de tiuj instancoj: malsame ol jura tribunalo, arbitracia kortumo ne devas disponigi tian rajton. Nu, la grandega plimulto de la landoj decidis ne enskribi la rajton je apelacio en siaj traktatoj. Se la traktato pri la Granda Transatlantika Merkato entenas dispozicion pri la ICRMI, tiuj tribunaloj ĉiukaze ricevos multan laboron. Ekzistas dudek kvar mil filioj de eŭropaj societoj en Usono kaj kvindek mil okcent usonaj filioj en Eŭropo; ĉiu havus la eblecon ataki disponojn, kiujn ili taksas malutilaj al siaj interesoj.

Afer-advokatoj por venigi ĉielon sur la teron

Jam de sesdek jaroj privataj societoj povas ataki ŝtatojn. Tiu proceduro estis dum longa tempo malmulte uzata. El la proksimume kvincent malkonsentoj registritaj tra la mondo ekde la 1950-aj jaroj, 80 elcentoj estis deponitaj inter 2003 kaj 2012.* Ili venas ĉefe el entreprenoj de la Nordo ‒ tri kvaronoj el la kazoj traktataj de la ICRMI venas de Usono kaj de la Eŭropa Unio ‒, kaj akuzas landojn de la Sudo (57 elcentoj de la kazoj). La registaroj, kiuj volas liberiĝi el la ortodoksa ekonomio, ekzemple Argentino aŭ Venezuelo, estas aparte elmetitaj.

*  Shawn Donan, “EU and US pressed to drop dispute-settlement rule from trade deal”, Financial Times, 20-a de marto 2014.

La disponoj faritaj de Bonaero por alfronti la krizon de 2001-2002 (regulado de prezoj, limigo de foriro de kapitaloj ...) estis sisteme denuncitaj antaŭ la arbitraciaj kortumoj. Enpotencigitaj post mortigaj ribeloj, la prezidantoj Eduardo Duhalde kaj poste Nestor Kirchner tamen havis nenian revolucian celon; ili provis respondi al urĝa situacio. Sed la germana grupo Siemens, supozata esti subaĉetinta malmulte skrupulajn delegitojn, atakis la novan potencon ‒ postulante 200 milionojn da dolaroj ‒ kiam tiu nuligis kontraktojn faritajn de la antaŭa registaro. Same Saur, filio de Bouygues, protestis kontraŭ la blokado de la akvoprezo kun la argumento, ke tiu “damaĝas la valoron de la investo”.

Kvardek plendoj estis deponitaj kontraŭ Bonaero en la jaroj post la financa krizo (1998-2002). Deko da ili finiĝis kun la venko de la entreprenoj, kun totala sumo de 430 milionoj da dolaroj. Kaj la fonto ne elĉerpiĝis: en februaro 2011 Argentino alfrontis ankoraŭ dudek du plendojn, el kiuj dek kvin estis ligitaj kun la krizo.* De tri jaroj Egiptujo troviĝas sub la fajro de la investistoj. Laŭ specialiĝinta revuo*, la lando fariĝis eĉ tiu kun la plej multaj plendoj de multnaciaj konzernoj en 2013.

*  Luke Erik Peterson, “Argentina by the number: Where things stands with investiment treaty claims arising out of the Argentina Financial crisis”, IAR, Novjorko, 1-a de februaro 2011. Al la menciitaj sumoj aldoniĝas la interezoj.
*  Richard Woolley, “ICSID Sees drop in cases in 2013”, Global Arbitration Revue (GAR), Londono, 4-a de februaro 2014.

Por protesti kontraŭ tiu sistemo, certaj landoj, kiel Venezuelo, Ekvadoro aŭ Bolivio, nuligis siajn traktatojn. Sud-Afriko pensas sekvi tiun ekzemplon, certe pro la longa proceso, en kiu ĝi alfrontis la italan kompanion Piero Foresti pri la “Black Economic Empowerment Act”. Ĉar tiu leĝo donis al la nigruloj antaŭrangecon en la akiro de proprieto de minejoj kaj de grundoj, la italoj taksis ĝin kontraŭa al “la egaleco de traktado inter eksterlandaj entreprenoj kaj naciaj entreprenoj”* Stranga “egaleco de traktado”, kiun tiuj eŭropaj mastroj postulas kun la loĝantaro de la sudafrikaj nigruloj, kiuj estas 80 elcentoj de la loĝantaro kaj posedas nur 18 elcentojn de la grundo kaj el kiuj 45 elcentoj vivas sub la sojlo de malriĉeco. Jen kiel iras la leĝo de investo. La proceso ne iris ĝis la fino: en 2010 Pretorio akceptis malfermi koncesiojn al italaj petantoj.

*  Andrew Friedman, “Flexible arbitration for the developping countries: Piero Foresti and the future of bilatéral investment traities in global South”, Brigham Young International Law and Management Review, Clark (Nov-Ĵerzejo), vol. 7, n-ro 37, majo 2011.

Tiel, ludo “gajnanto-perdanto” trudiĝas ĉiufoje: aŭ la multnaciaj konzernoj ricevas sukajn kompensaĵojn aŭ ili devigas la ŝtatojn malaltigi siajn normojn en la kadro de kompromiso aŭ por eviti proceson. Germanujo ĵus amare spertis tion.

En la jaro 2009 la sveda publika grupo Vattenfall deponis plendon kontraŭ Berlino postulante 1,4 miliardojn da eŭroj kun la argumento, ke la novaj mediaj postuloj de la instancoj de Hamburgo igas ĝian projekton de karbocentralo “kontraŭekonomia” (tiel). La ICRMI taksis la proteston akceptebla kaj, post multaj bataloj, oni subskribis “juran aranĝon” en 2011: ĝi kondukis al “mildigo de la normoj”. Hodiaŭ Vattenfall plendas kontraŭ la intenco de s-ino Angela Merkel forlasi la atomcentralojn ĝis 2022. Ĝi oficiale menciis nenian sumon, sed en sia jarraporto por 2012 Vattenfall taksas la perdon pro la germana decido je 1,18 miliardoj da eŭroj.

Kompreneble okazas ke la multnaciaj konzernoj perdas: el la 244 kazoj juĝitaj fine de 2012, 42 elcentoj finiĝis kun la venko de la ŝtatoj, 31 elcentoj kun tiu de la investistoj kaj 27 elcentoj okazigis aranĝon.* Ili tiam perdas la milionojn pri kiuj temas la proceso. Sed “profitistoj de la maljusteco”*, por citi la titolon de raporto de la asocio Corporate Europe Observatory (CEO), esperas reakiri la monon. En tiu ruze ellaborita sistemo, la arbitraciantoj de la internaciaj instancoj kaj la advokataj kabinetoj riĉiĝas sendepende de la rezulto de la proceso.

*  “Recent developments in investor-state dispute settlement (ISDS)”, United Nation Conference on Trade and Development, Novjorko, majo 2013.
*  “Profiting from injustice”, Corporate Europe Observatory/Transnational Institute, Bruselo, novembro 2012. La donitaĵoj liveritaj en tiu raporto apogas sin sur la kazoj juĝitaj de la ICRMI.

Por ĉiu kazo la du partioj ĉirkaŭas sin per baterio da advokatoj, elektitaj en la plej grandaj firmaoj kaj kies salajroj varias inter 350 kaj 700 eŭroj hore. La aferoj estas poste juĝataj de tri “arbitraciantoj”: unu el ili estas nomumita de la akuzata registaro, la alia de la akuzanta multnacia konzerno kaj la lasta (la prezidanto) komune de la du partioj. Oni tute ne bezonas esti kvalifikita, rajtigita aŭ salajrata de Justec-Kortumo por arbitracii tiajn kazojn. Ekde kiam li estas elektita, la arbitracianto ricevas inter 275 kaj 510 eŭrojn hore (kelkfoje multe pli), por aferoj kiuj daŭras ofte pli longe ol kvincent horojn, kio povas kaŭzi alvokitecojn.

La arbitraciistoj (viraj je 96 elcentoj) venas plejparte el grandaj eŭropaj aŭ usonaj advokataj kabinetoj, sed nur malofte ilia pasio estis nur la juro. Kun tridek kazoj, pri kiuj li laboris, la ĉiliano Francisco Orrego Vicuña estas unu el la dek kvin arbitraciistoj plej petataj. Antaŭ ol eniri la komercan juron li okupis gravajn registarajn funkciojn dum la diktatoreco de Augusto Pinochet. La kanadano Marc Lalonde, ankaŭ membro de la plej alta 15-opo, juristo kaj eksa kanada ministro, pasis tra la kontrol-konsilantaroj de Citybank Canada kaj de Air-France. Lia samlandano Yves Fortier siavice navigis inter la prezidanteco de la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, la kabineto Ogilvy Renault kaj la kontrolkonsilantaroj de Nova Chemicals Corporation, AlcanRio Tinto. “Sidi en kontrolkonsilantaro de societo notata en borso ‒ kaj mi sidis en la konsilantaro de multnombraj da ili ‒ helpis min en mia praktiko de internacia arbitraciado, konfesis li en interparolado.* Tio donis al mi vidon pri la afermondo kiun mi ne havintus kiel simpla advokato”. Jen vera garantio de sendependeco.

*  “Global arbitration review”, Londono, 19-a de februaro 2010.

Dudeko da kabinetoj, precipe usonaj, liveras la plimulton de la advokatoj kaj arbitraciantoj petataj por la RDIE. Ĉar ili estas interesitaj pri la multigo de tiaj aferoj, ili antaŭen pelas la plej etan eblecon akuzi ŝtaton. Dum la libia interna milito la brita firmao Freshfield Bruckhaus Deringer ekzemple konsilis al siaj klientoj akuzi Tripolon kun la argumento ke la malstabileco de la lando malutilas al la sekureco de la investoj.

Por la ekspertizistoj, la arbitraciistoj kaj la advokatoj, la jura maŝino en ĉiu kazo alportas mezume proksimume 6 milionojn da eŭroj por ĉiu dosiero. Post longdaŭra proceso kontraŭ la germana flughavena firmao Fraport, Filipinoj devis eĉ pagi la rekordan sumon de 58 milionoj da dolaroj por defendi sin ‒ la ekvivalenton de la jara salajro de dek du mil kvincent instruistoj.* Oni komprenas, ke certaj ŝtatoj kun malgrandaj financaj resursoj hezitas elspezi tiajn sumojn kaj ĉiapreze serĉas kompromison, kun la risko rezigni pri siaj socialaj kaj mediaj ambicioj. Tia sistemo ne nur profitigas la plejriĉulojn, sed inter juĝoj kaj amikecaj reguladoj ĝi kondukas la internacian jursistemon ekster ĉian demokratian kontrolon, en universon regatan de “la industrio de la maljusteco”.

*  “Fraport v Philippines” International Investment Arbitration, www.iiapp.org.

Benoît BRÉVILLE kaj Martine BULARD.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rekonsideri la medicine asistatan reproduktiĝon

La unua provtuba bebo naskiĝis en Britio en 1978. Tridek ses jarojn poste, kvin milionoj da infanoj estas naskiĝintaj per eksterutera fekundigo*, kaj preskaŭ 3% de infanoj en industriaj landoj hodiaŭ estas koncipitaj tiel. Sed la amplekso de la tekniko neniam ĉesas vastiĝi, dum bioetikaj reguloj fariĝas malpli striktaj. Sekve, la medicinigo* de la reproduktiĝo povus adopti novajn teknikojn kondukantajn al metodoj “plibonigi” homojn. Inter la plej prirevataj: klonado kaj la universala naskiganto.

*  Eksterutera fekundigo: fécondation in vitro (FIV); in vitro fertilization (IVF)
*  Medicinigo: la médicalisation; medicalization - la koncepto ke ordinaraj homaj statoj kiel maljuniĝo kaj mortiĝo estas malsanoj, kaj tial kuraceblaj - ml

Reproduktiĝi per si mem aŭ naskigi infanon helpe de anonima patro: ambaŭ ĉi tiuj ŝajne kontraŭdiraj elektoj konservas specialan rilaton al alieco dum ili lasas malmulte da spaco por la aliulo. En la unua kazo, homoj povus reprodukti kopion de si sen “polui” sian genaron per tiu de partnero. Bedaŭrinde por la egoistoj al kiuj plaĉas ĉi tiu ideo, biologiaj realaĵoj ne ĝin permesas: vera klonado signifas, efektive, ke ĉiuj organikaj eroj estas ekzakte reproduktitaj, kio realiĝas nur post kiam la embrio fendiĝas kaj formas identajn ĝemelojn.

La dua kazo supozas ke kelkaj individuoj elektitaj pro siaj aparte bonaj kvalitoj - kiuj povus esti akiritaj per modifo de ilia genaro (transgenezo) - havu mision krei estontajn generaciojn. Tio estas teorie farebla, kiel montras la industria bredado de brutoj: malpli ol kvin virbovoj estas la naskigintoj de milionoj da bovinoj Holstein kunpremitaj en brutejojn tutmonde. Ĉi tiu nova eŭgeniko povus esti efektivigita en la sistemo kiun ni nomas demokratio, sed oni devus krei instrumentojn de regado kaj truddevigo por ke ĝi efiku. Alivorte, absolutismaj aranĝoj kiuj ofendus bonkorajn eŭgenikistojn.

Sed eŭgeniko “mola” jam okazas, ekzemple kiam medicinaj biologoj elektas genetike ĝustan spermdonacanton por lin parigi kun ricevontino aŭ kiam, el kelkaj embrioj, ili elektas tiun kiu konformas plej proksime al iu peto kiu ne ĉiam estas medicine pravigebla. Tio, kion ni povas nomi “instrumentigo laŭkonsenta”, deprima formo de libereco, povus konduki laŭpaŝe al biopolitika mondo kreita de la bredado de laŭmendaj beboj en laboratorioj kiel Aldous Huxley imagis en Brave New World (1931).

Nek nun nek estonte ni bezonos fikcion oportune situantan en diktatora mondo. Nur necesas plivastigi medicinajn intervenojn pro “sociaj kialoj”. Sed tiuj “sociaj kialoj” devus esti ekzamenataj. Kion signifas postuli “rajton je infano” per medicina interveno, precipe se tion ne pravigas malfekundeco? Anstataŭ serĉi homajn respondojn, kiel simpla fekundigo*, oni sin turnas al biomedicinaj aparatoj kvazaŭ tiuj estas la sola solvo. Ĉu povus esti rilato inter la “deziro por infano” kaj la impulso konsumi ĉiaspecajn objektojn, impulso kiu karakterizas la liberalismon de “memplenumiĝo” en nia epoko?

*  Tio estas, natura fekundigo helpe de donacanto aŭ amiko per glaso kaj katetero. Vidu ‘Créons l’assistance conviviale à la procréation au service de l’enfant’, Le Monde, la 7a de februaro 2013.

Nia produktivisma socio* fariĝis maŝino por fabriki bezonojn kaj sekve por kontraŭi la aŭtonomecon de ordinaruloj, ekzemple per la prokrasto de maljuniĝo (aŭ de menopaŭzo), aŭ per la malakcepto de la mala sekso, aŭ eĉ per la selektado de estontaj infanoj pere de ekstreme fruaj genetikaj diagnozoj. La sama egalrajteca argumento svingata por pretendi patr(in)econ por ĉiuj, la laŭleĝigon de surogatado, kaj la medicine asistata reproduktiĝo laŭpeta, ebligos pretendon je “taŭga” infano, implicante la kontroladon de “bonaj” naskiĝoj kaj la gvatadon de “bonaj” kondutoj.

*  Produktivismo: “la kredo ke mezurebla ekonomia produktivo kaj kresko estas la celo de homa organizado, kaj ke pli da produktado estas nepre bona” - Vikipedio.

Ĉi tiun kondutan revolucion ebligis la revolucio cifereca. Kiel je aliaj momentoj en la vivo, la koncipo submetiĝos al komputilaj algoritmoj tiel, ke la ovolo estu taksita ekde la komenco kiel unua antaŭrimedo kiu preparas por ĉiuj la ceteraj. Kio okazos se novaj eblecoj - nun esplorataj en bestoj - estos merkatumataj por homoj, kiel fekundigo inter du individuoj de la sama sekso kaj, precipe, la senrestrikta kreado de inaj gametoj, kaj tial inaj embrioj*, el ordinaraj ĉeloj (tiel nomitaj “reprogramitaj” ĉeloj)?

*  Du gametoj formas zigoton kiu transformiĝos en embrion. Se ambaŭ gametoj estas inaj, la embrio estos ina - ml.

Tiel granda nombro da embrioj devos esti klasitaj, sed ricevintoj de eksterutera fekundigo ne devus submetiĝi al la stresoj de la aktuala metodo, nome hormona kuracado, korpa ekzameno kaj elpreno de ovarioj. Tiel fariĝos, ke en la provtuboj de biogenetikistoj - se ĉio iros laŭplane - ĉiuj infanoj estos la rezultoj de elekto longe antaŭ la fino de la nuna jarcento, eĉ se la postulo por “normala” infano ankoraŭ ŝajnas neakordigebla kun tio, kio difinas la homecon en homoj. Simile, ĉiuj povus liberiĝi de la limigoj de kontraŭkoncipado per la utiligo de la universala steriligo, ĉar provizoj de gametoj ne plu estos bezonataj aŭ estos konservataj en banko.

Novigaĵojn instigas premo fare de kuracistoj, individuoj defendantaj siajn proprajn interesojn kaj industriaj premgrupoj. Ofte, ili traktas la zorgojn de asekuristoj, sanitaraj respondeculoj kaj propagandistoj de la konkurenciva ekonomio, kiel okazas pri la genetika selektado de embrioj. La novliberalisma sistemo kapablas pri ĉiuj necesaj etikaj cedoj tiel, ke ĉiu povu fariĝi la mastro de sia propra plezuro kaj siaj propraj deziroj. Sed la kvalita kontrolo de infanoj produktitaj laŭ ĉi tiu sistemo devos esti la respondeco de institucioj, ĉar temas pri afero de konkurencivo. Difino de la homaj rajtoj, ampleksanta ĉiujn homojn, estas urĝe bezonata por reliefigi tion, ke niaj decidoj alportas sekvojn por nia tuta specio. Povus esti, tiam, ke bioetikaj reguloj trovos manierojn por esti efikaj.

La medicine asistata reproduktiĝo, utiligebla por eltrovi genetikajn karakterizaĵojn per la selektado de embrioj, ne sukcesis elpensi internacian reguligan sistemon (kiel montras la kresko de medicina turismo) kaj fine fariĝis financa kaj ideologia afero. Anstataŭ simple kompensi handikapon koncernantan nur tiun esencan funkcion, la reproduktiĝon, ĉi tiuj procedoj estas transformataj en metodon por “preteriri” iujn proprecojn de nia specio, ekzemple la seksan diferencon kaj maljuniĝon, kaj fine estos ĝeneraligebla alternativo al la reproduktiĝo - kiu ĝis nun ĉiam estis hazarda procezo.*.

*  Kp. Des hommes probables. De la procréation aléatoire à la reproduction normative, Seuil, Parizo, 1999.

Sekve, ili pli kaj pli ŝajnas esti parto de la transhumanisma projekto kie la “plibonigita” homo konfuziĝus kun inteligentaj maŝinoj, kombino de viveco kaj maŝineco, liberigitaj de perforto kaj sekso kaj kapablaj reprodukti sin*. La plibonigita homo estos la kreaĵo de socio kiu devos esti strikte kontrolata, kiel estas antaŭfigurate de identigaj kaj monitoraj aparatoj aktuale uzataj: la genetika identigo, gvatkameraoj kaj radio-frekvencaj identigaj etikedoj (RFID). Kian perversan vojon ni estos laŭirintaj kiam infanoj estos fabrikataj laŭ la profilo rekomendita de kompata sed absolutisma biomedicina industrio, kaj kiam ni preparos nin submetiĝi al la mastrumado de niaj korpoj kaj al la klasifikado de nia DNA!

*  Vidu Philippe Rivière, ‘Nous serons tous immortels ... en 2100’, Le Monde diplomatique, decembro 2009.

En januaro 2013, ŝafbredistoj manifestaciis en sudorienta Francio kontraŭ la deviga alfikso de elektronikaj etikedoj al siaj bestoj, tio estas, la anstataŭigo de la plasta identiga etikedo per RFID-etikedo kiu nun estas deviga en la Eŭropa Unio. Estis ĵus post kiam alia regulo devigis, ke ili vakcinu siajn ŝafojn kontraŭ la blulanga malsano - kiun ili jam estis limigintaj kaj kiu ne infektas homojn - kaj tuj antaŭ nova postulo uzi artefaritan fekundigon pere de virŝafo elektita de genetikistoj kaj ne pere de la propraj bredbestoj de la bredisto. Ĉi tiun sinsekvon de normigaj rimedoj, profitaj por vendistoj de elektronikaĵoj, vakcinoj kaj semo, akompanas la antaŭeniro de tio, kion profesoro Serge Latouche nomas la “megamaŝino”. Kion ni faras al bestoj, tion ni faros al homoj. Ne hazarde, la morto ankaŭ estas laŭpaŝe medicinigata. Povus esti, ke bredado, plezuro kaj mortado iam eskapos el la interhomaj rilatoj kiuj teruras la reguligan maŝinon.

La limojn de ĉi tiu eksceso, de ĉi tiuj projektoj realigataj por “superi la humanecon”, eble ne fiksos estontaj bioetikaj leĝoj, sed ekonomia regreso. Sed estas risko ke la kompreno, kiu instigos la sindevontigon reagi kontraŭ ĉi tiuj tendencoj, nur aperos rezulte de la degenero de materialaj kaj socialaj kondiĉoj kiu estigos la forlason de la reguloj de nia komuna vivo. Se ni tro malfrue ekkonscias la tragikan senelirejon al kiu ni aliras, povus esti ke la situacio estigos skuiĝojn destinitajn kontentigi eĉ pli malgrandajn premgrupojn. Jam startis la vetkuro inter la aŭtonomeco de teknologio kaj la sinreguligo de homaj potencoj.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La Tamiloj sub la aŭtoritato de la armeo

En Sri-Lanko, braĝoj sub la betono

Kvin jarojn post kiam ili venkis la gerilon de la Tigroj de liberiĝo de Eelam (LTTE), la armeo kaj la registaro de Sri-Lanko komencis ripari la batalzonojn. La urboj reviviĝas. Sed, sen vera repaciĝo nek politika reformo, la lando restas dividita inter la sinhala plimulto kaj la tamila malplimulto. Grandiĝas frustro kaj kolero aŭdiĝas, aparte en la Nordo.

Reprenita de la registara armeo en januaro 2009, la urbo Kilinochchi, en la nordo de Sri- Lanko, restis dum pli ol dudek jaroj la “ĉefurbo” de la Tigroj de Liberiĝo de la Tamila Eelam (LTTE). La sendependista gerilo transformis ĝin en montro-fenestron de sia kvazaŭ-ŝtato, kun ministrejoj kun tigraj bildoj kaj eĉ “policistoj” punantaj la tro rapidajn aŭtomobilistojn. Tiu ŝajniga normaleco ne povas tamen forgesigi al la malmultaj vizitantoj la person-kulton al la ĉefo de la Tigroj, Velupillai Prabhakaran, mortigita dum la lastaj bataloj de majo 2009, nek la grandan proporcion de soldat-infanoj en la vicoj de la “liberigantoj”.*.

*  Vd “Un Etat de facto pour les Tigres tamouls”, Le Monde diplomatique, februaro 2004.

De nun Kilinochchi plu estas montrofenestro, sed de la venkintoj de la interna milito. La prezidanto de la respubliko Mahinda Rajapaksa, kies armeo ekstermis la LTTE, volas transformi ĝin en modelon por la nordo de Sri-Lanko, oficiale “liberigita de terorismo”. “Bonvenon en Kilinochchi, urbo de paco, de espero kaj de harmonio”, proklamas paneloj en la angla lingvo. Kvankam ruinoj kun multaj pafspuroj ankoraŭ videblas tie kaj tie ĉi, ŝajne-normala vivo regas tie. La ŝoseo A9 aspektas tute nova. La fervojo, interrompita dum du jardekoj, ligas la urbon al la granda urbo Vavuniya en duonhoro. Malaperis plejparto de la kontrol-punktoj, same kiel la min-kampoj. Naskiĝis komercejoj, hoteloj. Nur la akvo-rezervejo, viktimo de la lastaj bataloj, restas falinte. La impresa restaĵo ŝajnas dediĉita al atesti: “Neniam plu detruoj!”, oni povas legi sur panelo apud la ruinaĵoj.

Oficiro de paraŝutistoj akceptas nin por gvidata vizito. Li kondukas nin en trietaĝan konstruaĵon, kiu enhavas ludejon por infanoj kaj fontanon: “Bonvenon en la Harmoni-Centro, li anoncas. Vi vidos kiel feliĉaj estas la homoj en Kilinochchi, malgraŭ tio, kion diras la propagando de la tamila diasporo.” Tiu ĉi nombras ĉirkaŭ sepcent kvindek mil homojn, kiuj vivas ĉefe en Eŭropo kaj en Kanado.

Kiam eks-Tigro fariĝas mastrumanto de orfejo

Sur la ter-etaĝo, dekoj da tamilaj junulinoj, en uniformo, sekvas kursojn. Granda parto da ili estis soldatoj en la vicoj de la Tigroj, asertas la oficiro, kaj la armeo proponis al ili laboron. Oni poste prezentas al ni eksan kolonel-leŭtenanton, kiu batalis du jardekojn en la vicoj de la LTTE: “Mi komandis cent kvindek soldatojn. Dufoje monate, kun la aliaj oficiroj ni renkontis Prabhakaran por ricevi la ordonojn”, klarigas Naxpadan, 37-jara, kiu apogas sin sur artefaritan kruron kaj preferas ne diri sian familian nomon. Ĉirkaŭita de la malamikoj komence de 2009, li ne uzis la cianido-kapsulon, kiun ĉiu Tigro devis engluti kaze de kaptiĝo. “Mi kapitulacis, sufiĉis jam. En la militkaptitejo, la armeo proponis al mi profesian formadon de ĉarpentisto. Hodiaŭ mi perlaboras mian vivon. Mi havas pli bonajn eblecojn nun ol antaŭe kun la Tigroj. Miaj proksimuloj ne komprenas mian elekton. Sed mi havas tri infanojn, kiuj devas manĝi.”

En la etaĝoj, civilevestitaj armeanoj malantaŭ giĉetoj detale priskribas, kun fotoj kaj filmetoj, kiel ili disdonas al la loĝantaro profesian instruadon, retojn por fiŝado, bovinojn aŭ kokoso-plantidojn. Unu giĉeto akceptas la kandidatojn por elmigrado en la Golfo-landojn, kie du milionoj da sri-lankanoj jam laboras. Alia giĉeto akceptas la plendojn rilate la “malaperintojn”, viktimojn de ekstertribunalaj ekzekutoj. “La familioj de malaperintoj preferas veni ĉi tien ol al la policejo”, asertas juna civilvestita leŭtenanto. Laŭ sendependaj fontoj, la Harmony Center, kiu dependas de la ministrejo pri defendo, proponas monon al la familianoj de malaperintoj, por ke tiuj kvietiĝu. La formulado de la demandoj celas timigi la petantojn. Ekzemple: “Kiel vi povas aserti, ke ne estas la LTTE, kiuj mortigis vian filon? Kiel vi povas aserti, ke via filo aŭ filino estis rabita de armeanoj? Ĉu vi povas identigi la armeanojn, kiuj kaptis lin/ŝin?”

Daŭras la gvidata vizito. Ni sekvas la oficiron ĝis la orfejo de Senchcholai, ĉe la enirejo de la urbo. Cento da knabinetoj trankvile atendas nin en la halo. Tiam alvenas la direktoro de la orfejo, s-ro Kumaran Pathmanathan, kies irvojo povas mirigi... Batalanto sub la nomo “KP”, tiu sesdek-jarulo kun voĉo kaj rigardo strange mildaj, estis unu el la plej serĉataj homoj en la mondo. Kunfondinto de la LTTE, en 1976, li estis respondeculo pri la armilo-provizado dum tri jardekoj, kaj estis eĉ suspektata pri partopreno en la suicid-atenco, kiu mortigis la baratan ĉefministron Rajiv Gandhi en 1991. KP estis arestita en Malajzio en aŭgusto 2009, kaj transdonita al Sri-Lanko. Liberigita en oktobro 2012, li de post tiam mastrumas tiun orfejon destinatan al la viktimoj de la bataloj, kun la favoro de la centra registaro bazita en la landa ĉefurbo, Kolombo. Nia gvidanto ĝentile salutas la eksan malamikon, antaŭ ol lasi nin solaj.

Kun la financa subteno — volonta aŭ trudata — de la diasporo*, kun sia ŝiparo kaj siaj fortikaj rilatoj en sud-orienta Azio, KP montriĝis tre lerta por armigi la LTTE en la tempo de la ribelo. En marto 2007, la registaraj trupoj eĉ havis la surprizon esti bombataj de militaviadiloj je la koloroj de la Tigroj. Ĉi tiuj restos en la historio, kiel la unua gerilo, kiu disponas pri aviad-armiloj. Kiam oni demandas al la eksa loĝistikisto kiel li realigis ĉi tiun eksterordinaraĵon, li modest-miene respondas: “Ni malmuntis la aparatojn por transporti ilin en konteneroj.” Kia homo estis Prabhakaran, la ĉefo de la LTTE? “Private, li povis esti simpatia. Sed li aŭskultis nur sin mem kaj neniu aŭdacis kontraŭdiri lin: tro danĝere.” Kiel li analizas la malvenkon de la Tigroj, longtempe perceptitaj kiel nevenkeblaj? “Post la 11-a de septembro 2001, Prabhakaran ne komprenis, ke la mondo ŝanĝiĝis. La LTTE estus devintaj evolui; estintus necese intertrakti.”

*  La Tigroj disponis pri jara buĝeto de 200 ĝis 300 milionoj da dolaroj.

Malgraŭ promesplena batalĉeso en februaro 2002, la LTTE, konvinkitaj pri sia militista supereco, restis sur sia ekstrema pozicio, defendante la kreadon de ŝtato sub ilia aŭtoritato en la nordo kaj oriento de la lando. Neakceptebla por Kolombo, kiu finfine ekatakis. “Necesas iri antaŭen, konkludas KP. Ni nenion ricevis per la armiloj. Mi sentas min afliktita, tiom da homoj perdis sian vivon.” La maljuna gerilano konfidas, ke li rifuĝis en la hindua spiriteco. Al la tamila diasporo, kiu lin akuzas, ke li ŝanĝis sian opinion kaj partion, li respondas: “Ili ne konas la ĉi tiean situacion. Iuj kredas, ke Prabhakaran ankoraŭ vivas! Ili devas akcepti la realecon.” Sub-komprenata: la milito estas perdita, necesas adaptiĝi. KP aŭdacas kritikon kontraŭ la venkintoj: “La armeo okupas multe tro da agrokulturaj teroj. Tio kreas subpreman senton ĉe la tamiloj. Mi regule parolas pri tiu grava problemo al la militistoj kaj al la registaro.”

“Ni ne timas, ĉar ni jam mortis”

Ĉe la armea stabo, ni renkontas la mastron de la loko: la Ĝenerala Komandanto Sudantha Ranasinghe, ĉef-komandanto de la sri-lanka armeo en la regiono. La ejo estas vasta. En la ŝtuparo kondukanta al lia oficejo, du freskoj vid-al-vide staras. Sur la unua, la sinhala kavalerio atakas la britajn invadantojn en 1803. Sur la dua, la sri-lanka armeo dispremas la lastan bastionon de la Tigroj en majo 2009. La komparo estas klara. La Ĝenerala Komandanto Ranasinghe bedaŭras, ke Usono rifuzis lian vizopeton, same kiel al la aliaj gvidantoj akuzitaj pri militkrimoj*: “Tiuj akuzoj estas maljustaj. Rigardu ĉion, kion la armeo faras por la tamiloj: ni liberigis ilin el terorismo. Multaj nun laboras por ni, inkluzive eksaj Tigroj! Mi fieras pri nia agado por rerajtigi la eksajn soldat-infanojn. Kaj Usono ne plu devus doni lecionojn, post Guantanamo!”

*  Vd Roland-Pierre Paringaux, “Silence organisé autour d’un massacre”, Le Monde diplomatique, marto 2009.

Tiu altranga militisto tre mallerte pravigas iujn faktojn, kiel ekzemple la okupadon de agrokulturaj teroj fare de la armeo. “La homoj diras, ke estas ilia tero, sed ili ne povas pruvi ĝin, ĉar la teroristoj detruis la registrojn. Ni ne povas redoni terojn, aŭ kompensaĵojn, sen esti certaj pri la identeco de la proprietulo.” Kaj la nombro de militistoj estas, laŭ li “tri divizioj, tio estas ses mil homoj.” Ĉi tiu takso ne ŝajnas fidinda, ĉar unu divizio enhavas inter sep kaj naŭ mil homojn... La Komandanto evitas respondi kiam oni demandas ĉu tiuj trupoj restos longe ĉi tie: “Kial ni devus foriri? Estas Sri-Lanko ĉi tie. Kaj ni ne malmobilizos: la sri-lanka soldato partoprenas la disvolvadon de sia lando.” Ĉie en la Nordo, la militistoj konstruas infrastrukturojn. Ili ankaŭ mastrumas restoraciojn, hotelojn, kaj eĉ farmojn, kun risko konkurenci la lokajn dungitojn kaj nutri iom pli la koleron de la loĝantoj.

Reveninte en la urbon, ni trovas du sesdek-jarajn tamilojn, kiuj konsentas atesti: “Ni ne timas, ĉar ni estas jam mortaj: tro da niaj proksimuloj estis mortigitaj. Kial tiom da militistoj, kiam la milito estas finita? Por kontroli nin! Tio ja estas okupado. Kiam kvin aŭ ses homoj kunvenas, civilvestitaj policanoj tuj intervenas.” Ili ridegas kiam oni elvokas la Harmony Center: “propagando! La granda plimulto de la homoj estas kontraŭ la registaro.” La ciferoj ja parolas: je la provincaj elektoj en septembro 2013, la tamilaj urboj Kilinochchi kaj Jaffna je pli ol 80% voĉdonis por la aŭtonomistoj de la Tamila Nacia Alianco (TNA). La du homoj ne kaŝas, ke ili preferis la Tigrojn ol la militistojn: “Ni ne diras, ke ĉio estis perfekta. La soldat-infanoj, tio estis hontinda. Sed ni sentis nin pli liberaj kun la LTTE ol kun la armeo hodiaŭ. Estis nia registaro.” Niaj atestantoj subite ĵetas maltrankvilan rigardon malantaŭ si: du junaj viroj spionas nin, klavumante siajn poŝtelefonojn. Ni finas la intervjuon.

Ni prenas nian aŭton kaj iras al la kamparo. For de spionaj rigardoj, ni pridemandas la loĝantojn de vilaĝeto. Iuj estas kriplaj. Ili rakontas kiel, en la lastaj bataloj, la armeo bombadis ilin ĉiuflanke. “Ni ĉiuj perdis parencojn.” Junulino ekploregas, rakontante, ke soldatoj montriĝis “tre malicaj” kun ŝi... “La registaro, asertas kamparano, promesis 50.000 rupiojn [290 eŭrojn] al ĉiu familio, sed ni ricevis nur 20.000 rupiojn [115 eŭrojn].La helpoj iras precipe al tiuj, kiuj konsentas kunlabori.” Defendantoj de la homrajtoj konfirmas tiujn dirojn. Same, la ŝoseoj “estas konstruitaj de sinhaloj, koleras la vilaĝanoj. Ĉiuokaze, ni ne posedas aŭtojn. Tiuj ŝoseoj utilas nur por venigi pli da soldatoj. Ni timas ilin, homoj malaperas”. Ili sentas sin okupita lando, kaj ankaŭ ili diras, ke ili preferis la LTTE: “Ne estis korupto, nek krimoj. Iliaj tribunaloj juste juĝis. La Tigroj fiksis la prezojn: unu kilogramo da rizo kostis 35 rupiojn, kontraŭ 80 aŭ 100 hodiaŭ. Virino povis iri nokte sur la strato sen danĝero.” Kaj pri la varbado de soldat-infanoj? “Ili volontulis!”, ili pretendas. La vilaĝanoj estas tiom amaraj, ke ili idealigas sian antaŭan vivon sub la aŭtoritato de la Tigroj...

Starigante marmorajn monumentojn je la gloro de la armeo, la registaraj soldatoj detruis la tombejojn de la Tigroj. “Hodiaŭ, niaj solaj tombejoj estas ĉi tiuj ruinaĵoj”, diras homo montrante reston de muro distruita de kugloj. Tiu elradikigo de la memoro ne helpos la registaron repaciĝi kun la loka loĝantaro. Fine, kaj precipe, tiuj vilaĝanoj ne komprenas, ke ilia voĉdono favore al la aŭtonomistoj de la TNA, ĉe la elektoj de la norda provinca konsilio, utilis al nenio: “La elektitoj de la TNA klarigis al ni, ke ili havas neniun povon, la registaro de Kolombo ĉion decidas. En la tempo de la LTTE, ne ekzistis balotoj, sed ne gravis, ĉar estis nia registaro...” Ĉiuj atestaĵoj diskrete kolektitaj en la nordo de la lando konfirmas ĉi tiujn timojn, afliktojn kaj nostalgiojn. Sur la marbordo, la fiŝistoj plendas ankaŭ pro enveno de sinhalaj konkurenculoj venintaj el la sudo, kaj eĉ pro ĉinaj fiŝkapto-ŝipegoj. En la oriento de la insulo, ĉe la limo de zonoj tamilaj kaj sinhalaj, la vilaĝanoj bedaŭras la amasan alvenon de sinhalaj kamparanoj, perceptitaj kiel “koloniantoj”. Ĝenerala sento pri senposediĝo aperas: “La sinhaloj povas ĉion fari, ni povas nenion fari.”

Nur simplaj “teroristoj” laŭ la sinhaloj

Ĉe la norda ekstremaĵo, la granda urbo Jaffna estis konkerita, perdita, kaj reprenita de la militantoj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. La historia lulilo de la tamila kulturo en Sri-Lanko ankoraŭ restas prisemita de ruinoj. Tamen la veturiloj estas pli kaj pli multnombraj kaj, tie aŭ tie ĉi, hoteloj malfermiĝis: la eksterlandanoj de la ne-registaraj organizaĵoj (NRO) lasis sian lokon al kelkaj turistoj. Policanoj kaj militistoj restas ĉiam same multnombraj, kvankam la baraĵoj malaperis. Malantaŭ sia malnovega skribotablo, la sekretario de la tamila federacia partio (Ilankai Tamil Arasu Kachchi — ITAK), unu el la ĉefaj partoj de la TNA, s-ro Xivoi Kulanayagan, esprimas sian frustriĝon: “La tamiloj donis al ni sian fidon por ke ni demokratie luktu por iliaj rajtoj: la TNA disponas pri tridek sidlokoj el tridek ok en la provinca konsilio. Sed ni povas nenion fari. La malmultajn prerogativojn, kiujn donis la 13-a amendo de la Konstitucio al la provinca konsilio, la guberniestro, nomumita de la respublika Prezidanto, ja donas al si mem. La loĝantoj tre koleras.” Vane la TNA postulas la malmilitistigon de la provincoj de Nordo kaj Oriento.

En la episkopejo ni renkontas la episkopon, lia Moŝto Thomas Savundaranayagam. De nia lasta vizito en 2010*, li ankoraŭ atendas novaĵojn de unu el siaj pastroj kaj lia asistanto, “malaperintaj” okaze de kontrolo en aŭgusto 2006... “La ŝtato devas kompreni, ke la norda provinca konsilio portas la voĉon de la popolo kaj ke ĝi devas doni al ĝi prerogativojn. Ĝi nenion faris por repacigi la loĝantojn de la lando. Tuj post la milito, la prezidanto estus povinta inviti ĉiujn sidiĝi ĉirkaŭ tablo. Estis maltrafita okazo. Anstataŭ tio, la registaro neas la aspirojn de la tamila popolo kaj reduktas la internan militon je “homhelpa operacio de lukto kontraŭ terorismo”.” En la longa daŭro, la situacio povas atingi danĝeran punkton. Fine de aprilo 2014, du elektitoj de la TNA publike deklaris, ke ili “luktos kun la tamila loĝantaro se la diktatora situacio pludaŭros”. Kelkajn tagojn antaŭe, en la duoninsulo Jaffna, tri tamiloj, akuzitaj pri “terorismo”, estis mortpafitaj de la armeo. Tio estas la plej grava incidento depost 2009.

*  Vd “La granda konsterno de la tamiloj en Sri-Lanko”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2010.

En Kolombo, la defendantoj de la homrajtoj ankaŭ bedaŭras la foreston de repaciĝo-procezo: “La registaro volas kredi, ke la repaciĝo povas okazi per nura ekonomia evoluado, analizas s-ro Paikiasothy Saravanamuttu, direktoro de la Centro por la politikaj alternativoj (CPA). Sed oni ne konstruas pacon per betono. Pruvo de tio estas la rezulto de la provincaj balotoj: grandega sukceso de la TNA. La milito finiĝis, sed ne la konflikto, kies radikoj resendas al la rifuzo de la sinhala plimulto rekoni eĉ plej etan aŭtonomecon al la tamila malplimulto.”

Elektita en 2005, kaj reelektita en 2010, la prezidanto Rajapaksa ja kalkulas esti reelektita en 2015. Li restas populara ĉe la sinhaloj, kiuj rekonas lian decidan agadon kontraŭ “terorismo”. Por tiuj lastaj la apartismo de la tamiloj resumiĝas je la perforto de la LTTE: atencoj en busoj, trajnoj aŭ temploj, amasmurdoj de sinhalaj aŭ islamaj vilaĝanoj, militkaptitoj vivbruligitaj, murdoj de elektitoj aŭ de kiu ajn tamilo, kiu aŭdacas kritiki Prabhakaran... Ili ne komprenas la akuzojn pro militkrimoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). UN taksas, ke la bataloj kaŭzis pli ol cent mil mortojn inter 1972 kaj 2009, kaj “dekmilojn da” dum la fina sturmo en 2009 (Vd la artikolon Kolombo rifuzas ĉiun enketon*. Restoraciisto de la suda marbordo memorigas, ke “Kiam ili devis vojaĝi kune, gepatroj uzis malsamajn busojn, por ne fari siajn infanojn orfaj, en kazo de atenco. Dum dudek kvin jaroj, neniu helpis nin, la Okcidento ne interesiĝis pri tiu konflikto. Tro malproksima, tro komplika. Vi eĉ volis, ke ni intertraktu kun tiuj teroristoj. Kaj nun, kiam ni sukcesis ĉesigi tiun inferon, vi venas ĝeni nin?”

*  “Sri Lanka: le Conseil des droits de l’homme décide l’ouverture d’une enquête”, UN, 27-a de marto 2014, www.un.org.

Direktoro de pacista asocio, la “nacia konsilio por paco” (National Peace Council, NPC), s-ro Jehan Perera analizas la popularecon de la prezidanto: “Por multaj sinhaloj, Rajapaksa defendas la suverenecon de la lando kontraŭ la minacoj interna - la tamila apartismo - kaj ekstera — la enmiksiĝo de la internacia komunumo. Enfermita en tiu malvirta cirklo, li flatas la sinhalan naciismon, sed tiu politiko forturnas de li la tamilan malplimulton kaj pliincitas la etnan konflikton.” S-ro Perera insistas pri la foresto de dialogo kaj repaciĝo: “Tamiloj kaj sinhaloj apudvivas en la ĉiutaga vivo. Sed ili ne parolas pri politiko. Aŭ pli ĝuste, la sinhalo parolos pri ĝi, kaj lia tamila amiko silentos por ne ofendi lin, aŭ eĉ esti suspektata pri simpatio al la LTTE kaj altiri al si problemojn.” Tamila intelektulino, iam mort-minacita de la Tigroj, konfidis al ni tiun anekdoton: “Post la milito, mia sinhala kuracistino diris al mi: “Vi devas estis tiom feliĉaj, ke ni liberigis vin de la terorismo.” Ŝi estis sincera, mi ne kuraĝis respondi al ŝi, ke la aferoj estis pli komplikaj.” Tiu foresto de dialogo malhelpas ĉiun agnoski siajn proprajn erarojn, kaj la motivojn de la alia, kaj ĝi malbone aŭguras por la estonto*.

*  Vd Eric Paul Meyer, “La déroute des Tigres ne résout pas la question tamoule”, Le Monde diplomatique, marto 2009.

La naciisma diskurso de la prezidanto havas alian funkcion: forgesigi la nepotismon kaj korupton de la reĝimo. La du fratoj de la prezidanto, Basil kaj Gotabhaya, estis respektive nomumitaj ministro de ekonomia disvolvado kaj ministro pri defendo kaj urba evoluado... Ĉiu eksterlanda helpo kaj ĉia kunlabor-projekto devas iri tra la ŝtato-buĝeto kaj ricevi aprobon de tiuj du ministroj. La amasa ĉina alportaĵo, laŭ formo de pruntoj kun alta interez-kvoto (inter 6 kaj 7% jare) restas malklara kaj “netravidebla”.

S-ro Rajapaksa kondutas aŭtoritatisme: “Li opinias, ke ĉar li havas mandaton de la popolo, li povas ignori la apartigon de la povoj”, analizas observanto. Enprizoniginte sian eksan stabestron, la generalo Sarth Fonseka, kiu volis okupiĝi pri politiko, li abolis la limon fiksitan je du prezidant-mandatoj, kaj limoĝis la prezidantinon de la plej alta Kortumo.

La porregistara gazetaro enhavas multajn insultojn — “perfiduloj”, “por-LTTE” — kontraŭ ĉiu malakorda voĉo. Ekstremdekstrulaj grupetoj, pilotataj de la ministrejo pri defendo, atakis preĝejojn, moskeojn kaj eĉ manifestacion de advokatoj. Ĵurnalistoj “malaperis” aŭ estis murditaj. En marto 2012, ministro, s-ro Mervyn Silva, promesis “rompi la ripojn” de defendantoj de la homrajtoj*. En novembro 2013, kritika sinhala intelektulino, Nimalka Fernando, estis mort-minacata dum populara elsendo de la publika radio. “La registaro ne lasos sin ŝanceli pro komplotoj internaj aŭ el eksterlando”, ankoraŭ laŭte diris s-ro Rajapaksa la 2-an de majo. La prezidanto mem estis, en sia frujunaĝo, arda defendanto de la homrajtoj...

*  Charles Haviland, “Sri Lanka minister Mervyn Silva threatens journalists”, British Broadcasting Corporation (BBC), 23-a de marto 2012.

Cédric GOUVERNEUR

Kronologio: Longdaŭra marĝenigo

1815. La insulo Cejlono, antaŭe dividita en du sinhalaj reĝlandoj kaj unu tamila, fariĝas regata de Britujo.

4-a de februaro 1948. Sendependiĝo.

1956. La sinhala plimulto (74%) trudas sian lingvon kaj privilegias sian religion, budhismo. La tamiloj (18% de la loĝantaro) postulas aŭtonomecon de la Nordo kaj Oriento.

22-a de majo 1972. Cejlono fariĝas la Demokrata Socialista Respubliko de Sri-Lanko.

1976. Kreado de la Tigroj de liberiĝo de la tamila Eelam (LTTE), kondukataj de Velupillai Prabhakaran.

Julio 1983. Kontraŭ-tamilaj pogromoj.

1987-1990. Interkonsento kun Barato: la barata armeo alfrontas la LTTE en Jaffna (en la nordo), Kolombo venkas ekstrem-maldekstran popolribelon en la sudo.

1991. Murdo de la barata ĉefministro Rajiv Gandhi fare de la LTTE.

1997-2001. La LTTE ekregadas la nordon kaj grandajn partojn de la oriento.

Februaro 2002. Batalĉeso subskribita sub egido de Norvegujo. Unu jaron poste, la LTTE forlasas la intertraktadon (aprilo 2003).

Novembro 2005. Elekto de la prezidanto Mahinda Rajapaksa.

Septembro 2007. Reakirinte la regadon de la oriento, la armeo ekatakas la LTTE en la nordo.

2-a de januaro 2009. Kilinochchi, la eksa “ĉefurbo” de la LTTE, pasas sub la regado de la armeo.

Majo 2009. Oficiala fino de la milito kaj morto de Prabhakaran. La lastaj bataloj laŭdire kaŭzis kvardek mil mortojn. Proksimume tricent mil tamilaj civiluloj estas enfermitaj en tendaroj kontrolataj de la armeo.

26-a de januaro 2010. S-ro Rajapaksa estas reelektita prezidanto kaj lia partio gajnas la parlamentajn elektojn, la 8-an de aprilo. Li starigas la srilankan Komisionon por Repaciĝo (en la angla: LLRC).

Julio 2010. Krizo kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN), sekve de la nomumo, la 22-an de junio, de ekspertiza kolegio pri la malrespekto al la fundamentaj homrajtoj.

8-a de novembro 2012. Gvidanto de la Tamila Kunordiga Komitato en Francujo, Nadarajah Mathinthiran, alinomita “Parithi”, estas murdita en Parizo (20-a kvartalo).

27-a de marto 2014. La Konsilio pri homrajtoj de UN voĉdonas rezolucion postulantan enketon pri la malobeoj al la fundamentaj homrajtoj, ĉe la du partioj, de 2002 ĝis 2009.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Traktadoj pri Granda Transatlantika Merkato (GTM)

La dek minacoj por la eŭropaj popoloj

1. Malrespekto de la fundamentaj laborrajtoj. Usono ratifis nur du el la ok fundamentaj normoj de la Internacia Organizaĵo pri Laboro (IOL), kiuj celas protekti la laboristojn. Ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio siavice adoptis la regularojn proponitajn de tiu organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj. La historio montras, ke “la harmoniigo”, al kiu kondukas la traktatoj pri liberkomerco, tendencas fariĝi surbaze de la plej malgranda komuna denominatoro. La eŭropaj salajruloj povas do timi erozion de la rajtoj, kiujn ili aktuale ĝuas.

2. Malfortigo de la rajtoj de kolektiva reprezentiĝo de la salajruloj. La logiko de la Granda Transatlantika Merkato (GTM) estas elradikigi la “barojn” kiuj bremsas la fluon de la varoj inter la du kontinentoj. Tio faciligos la eblecon por la entreprenoj elekti la lokojn de siaj produktejoj laŭ la “kostoj”, speciale socialaj. Nu, la partopren-rajtoj de la laboristoj ‒ kiel informado kaj konsultado de la entrepren-konsilantaroj ‒ daŭre ĉesas ĉe la landlimoj. La transatlantika proksimiĝo signifas do malfortigon de la rajtoj de la laboristoj, kiuj estas tamen garantiitaj en la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj de la Unio.

3. Malrigorigo de la teĥnikaj normoj. Tiukampe la eŭropa metodo de normigo ege distingiĝas de la usona. En Eŭropo trudiĝas la principo de antaŭzorgo: la surmerkatigo de produkto dependas de antaŭa taksado de ĝiaj riskoj. Usono procedas inverse: la taksado fariĝas poste kaj estas akompanata de garantio pri surpreno de la sekvoj de ĉia problemo kiu povas aperi post la surmerkatigo (ebleco de kolektiva plendo aŭ class action, mona kompensado). Tio ne estas ĉio: en Eŭropo la konsiderataj riskoj ne limiĝas al la danĝeroj por la konsumantoj. Ili inkludas tiujn ligitajn al la laborkondiĉoj kaj al la profesiaj sano kaj sekureco, kvankam ili ne estas ĉiam respektataj. Usono siavice tiujn tute ignoras.

La harmoniigo, kiu tiom ĉarmas la mastrajn premgrupojn, entenas plurajn danĝerojn: malfortigon de la principo de antaŭzorgo (sen posta surpreno); ebleco de apero de duobla sistemo, en kiu la entreprenoj povus elekti tiun aŭ alian sistemon de normigo; malaltigo de la protekto de la salajruloj en ilia laborloko. La perspektivo de transatlantika “Konsilantaro de reguliga kunlaborado”, grandparte ekster demokratia kontrolo kaj ekster la rigardo de la sindikatoj, havas do nenion trankviligan.

4. Limigo de la libera cirkulado de la personoj. La cirkulado de la personoj estas planita nur en la formo de servo nomata “variaĵo 4”, t.e. “per korpa ĉeesto de personoj de lando sur la teritorio de alia lando”*

*  Interreta paĝo de la Ĝenerala Direktejo de la Komerco [Direction générale du commerce]. Tiu sistemo nomiĝas ankaŭ “pruntitaj laboristoj”, kiu kontribuas al la sociala dumpingo ene de la Unio.Vd Gilles Balbastre, Laboro “pruntita”, laboristoj katenigitaj, Le Monde diplomatique, aprilo 2014.

En la okazantaj intertraktadoj, la cirkulado kaj la migrado de homoj estas konsiderataj nur sub la vidpunkto de ekonomia intereso; la fundamenta rajto je libera cirkulado ne aperas. Oni tamen povintus imagi, ke harmoniigo de la juro kaj de la laborleĝoj ebligus al la homoj ĝui la samajn liberecojn kaj garantiojn kiel tiujn de la varoj kaj de la kapitaloj ...

5. Foresto de sankcioj kontraŭ la misuzoj. La liberkomercaj traktatoj tradicie entenas ĉapitron nomatan “daŭrigebla disvolvado”, kiu entenas dispoziciojn pri la sociala juro kaj la laborjuro, pri la ekologio, la protekto de la klimato kaj pri la bestaj rajtoj kaj ankaŭ pri la kampara mondo. Malsame ol la ceteraj, tiuj ĉi ĉapitroj ĝenerale ne entenas meĥanismon por solvi konfliktojn nek eblecon de puno en kazo de malrespekto. Dum la artikoloj pri ekonomia kaj teĥnika kampoj elstaras per tre precizaj jurisdikcioj kaj per la ebleco de punoj, tiuj pri la sociala rajto restas tre malklaraj kaj la menciitaj sankcioj donas nur malmultajn eblecojn uzi la jurisdikciojn.

6. Progresanta malapero de la publikaj servoj. La intertraktadoj orientiĝas al malfermo al privatigo de la publikaj servoj per teĥniko nomata “negativa listo”. Tiu konsistas en listigo de ĉiuj publikaj servoj fermitaj al privatigo, kio subkomprenigas, ke la kontraŭa kazo estas la normo. Ankaŭ tie, la sperto montras, ke problemoj de difino aŭ de formulado malfermas kaŝitajn pordojn kaj faciligas privatigojn trans la kadro komence difinita. Cetere, ĉia speco de servo, kiu aperos por respondi al novaj bezonoj, estus aŭtomate konsiderata kiel parto de la privata sektoro.

7. Kresko de senlaboreco. Ene de la Unio, la neeŭropaj entreprenoj povas ĝui publikajn merkatojn. Multe malpli ol en Usono, kie la reguloj por garantii minimuman “lokan enhavon” estas tre disvastiĝintaj. Rezulto: etendiĝo de la merkatoj alireblaj por la usonaj entreprenoj, sen kontraŭparto por iliaj eŭropaj kolegoj, kun detruaj sekvoj por la dungo en la Eŭropa Unio.

8. Perdo de konfidenceco de personaj donitaĵoj. La eŭropaj popoloj tradicie ŝatas protekti siajn personajn donitaĵojn. La usonaj regularoj supozigas, ke la usona loĝantaro multe malpli aprezas tiun emon ... En kunteksto de liberaligo de la servoj, la garantio de tiu protekto fariĝas hipoteza: kiel determini la “lokon” de stokado kaj la aplikendan juron, kiam la donitaĵoj troviĝas en “nubo”?

9. Submeto de la loĝantaroj al defendo de la intelekta proprieto. Tio, kion komuna klopodo de la eŭropaj sindikatoj kaj de politikaj aŭ asociaj eŭropaj organizaĵoj ebligis eviti dum la debato pri la kontraŭ-kopia komerca interkonsento (KKKI, laŭ la franca: ACTA), povas reveni sur la tablon kun la GTM.La dispozicioj de protekto de la intelekta kaj industria proprieto estas aktuale temo de la intertraktadoj kaj povus minaci la liberecon de Interreto, senigi la aŭtorojn je sia rajto elekti la disvastigon de siaj verkoj aŭ limigi la aliron al “samspecaj” medikamentoj ...

10. Submeto de la ŝtatoj al juro farita en la intereso de la multnaciaj konzernoj pere de la sistemo de regulado de malkonsentoj inter ŝtatoj kaj entreprenoj.

Wolf JÄCKLEIN.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kolombo rifuzas ĉiun enketon

Kiam la britoj retiriĝas el Cejlono en 1948, ili lasas unuiĝintan sendependan ŝtaton, tie, kie vivis unu apud la alia, de jarcentoj, du sinhalaj reĝlandoj kaj unu tamila reĝlando. La tamiloj (18% de la loĝantaro, hinduoj aŭ kristanoj) vivas ĉefe en la nordo kaj oriento de la lando. La sinhaloj (74% de la loĝantaro, plejmulte budhanoj) dominas la sudon kaj la centron de la insulo, kie troviĝas la ĉefurbo, Kolombo. La tamiloj estis dorlotitaj de la brita kolonianto, kiu uzis ilin kiel relajsojn de sia administracio.

Post la sendependiĝo, du konceptoj kolizias. Laŭ la unua, Cejlono (renomita Sri-Lanko en 1972) estas “insulo kaj unu sola nacio” kaj devas resti unueca plur-etna ŝtato. Tio estas la pozicio de la sinhaloj, de la islama malplimulto (7,5%), sed ankaŭ de kelkaj tamiloj. Laŭ la dua, defendita de la aŭtonomistaj tamiloj, tiu pluretna diskurso estas trompo: dominata de la budhisma sinhala naciismo, la centra povo konsideros ĉiam la tamilojn kiel duarangajn civitanojn.

Komence de la 1970-aj jaroj, la subpremado de la tamilaj manifestacioj, la sendependiĝo de Bangladeŝo disde Pakistano, la ekzemploj de la nord-irlandanoj kaj palestinanoj, instigas la sendependistojn elekti la armitan lukton. En 1975, la juna aktivulo Velupillai Prabhakaran pafmortigas la urbestron de Jaffna. La postan jaron, li baptas sian armitan grupon la “Tigroj de liberiĝo de la tamila Eelam” (LTTE). La mortigo de sinhalaj soldatoj en embusko de la Tigroj, en julio 1983, estas preteksto por kontraŭ-tamilaj pogromoj en Kolombo, sub la indiferenta rigardo de la polico. La rompo-punkto estis atingita: miloj da tamiloj fuĝas el la lando aŭ engaĝas sin en la rezistado. Financitaj de tiu diasporo, la Tigroj starigas siajn bazojn en la barata ŝtato Tamil Nadu - kies nomo signifas: “lando de la tamiloj”), sub la komprenema rigardo de la lokaj aŭtoritatuloj.

La LTTE trudas sin, elradikante la rivalajn movadojn. En 1987, eksplodas en la sudo la ekstrem-maldekstra ribelo de la Fronto de liberiĝo de la Popolo (Janata Vimukthi Peramena, JVP). Premita inter du geriloj, la prezidanto Ranasinghe Premadasa alvokas helpon de barata ekspedicia armea korpuso (Indian Peace-Keeping Force, IPKF) por lukti kontraŭ la LTTE, dum ĝi dispremas la JVP en sangaj bataloj (ĉirkaŭ dudek mil mortintoj). En 1990, la IPKF, kiu suferis multajn mortintojn, forlasas Jaffna. La Tigroj venĝas sin murdante la baratan ĉefministron Rajiv Gandhi en 1991, kaj la prezidanton Premadasa du jarojn poste.

La 24-an de julio 2001, suicido-taĉmento de la Tigroj atakas la armean flughavenon de Kolombo, detruante dudek kvin aviadilojn surtere. Laŭ plej multaj analizistoj, tiu gerilo ŝajnas nevenkebla. En februaro 2002, batalĉeso estas subskribita. Certaj pri sia potenco, la LTTE restas sur sia maksimumeca pozicio: ŝtaton ili postulas, nenion malpli! La intertraktado enŝlimiĝas, kaj fine malsukcesas.

Danke al la kolerego de la sinhaloj, s-ro Mahinda Rajapaksa venkas la prezidantan elekton en novembro 2005. Li asertas, ke eblas venki la Tigrojn, kondiĉe ke oni havigu al si sufiĉajn rimedojn. Li sukcesas sian veton danke al la helpo de Ĉinujo, kiu deziras havi aliancanon en la regiono, fronte al Barato.

En dudek kvin jaroj tiu interna milito kaŭzis morton de ĉirkaŭ cent mil homoj. Inter fino de 2008 kaj majo 2009, la lastaj bataloj, laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, mortigis ĉirkaŭ kvardek mil tamilaj civiluloj, premitaj inter la armiloj de la LTTE kaj tiuj de la armeo. La 27-an de marto 2014, la UN-Komisiono pri la homrajtoj akceptis (per dudek tri voĉoj kontraŭ dek du) britan rezolucion postulantan sendependan internacian enketon. La komisionanino por homrajtoj, la sud-afrika Navanethem Pilay, volas sendi jam en ĉi-junio enketistojn en la orienton kaj nordon de la insulo. Subtenata de Moskvo kaj Pekino, Kolombo parolas pri “enmiksiĝo”, “komploto”, kaj ripetas sian rifuzon kunlabori. Sed ja urĝas: laŭ la aŭstralia ne-registara organizo Public Interest Advocacy Centre (PIAC)*, la sri-lanka armeo detruas la materiajn pruvojn de siaj krimoj.

*  “Island of impunity? Investigation into international crimes in the final stages of the Sri Lanka civil war”, PIAC, Sydney, februaro 2014.

Cédric GOUVERNEUR


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Traktadoj pri Granda Transatlantika Merkato (GTM)

La dek minacoj por la usona popolo

1. Malmuntado de la novaj regularoj de la financo. La traktantoj de la Eŭropa Unio postulis revizion de la reformoj enkondukitaj de la prezidanto Barack Obama por reguligi la financsektoron, kaj malstriktigon de la kadro por bankaj agadoj. La ĉefaj pafceloj: la “regulo Volcker”, kiu limigas la kapablon de la komercaj bankoj disvolvi spekuladojn, la leĝoj proponitaj de la Federacia Rezervo, kiuj aplikiĝas al la eksterlandaj bankoj, kaj la publika regulado de la asekuroj. La usonaj traktantoj, konsilataj de la Wall-Street-bankistoj, proponis aldoni al la traktato regulojn kontraŭajn al la usonaj dispozicioj kiuj celas malpermesi la venenajn derivitajn produktojn, limigi la grandon de la bankoj nomataj “too-big-to-fail” (tro gravaj por bankroti), validigi imposton por la financaj transakcioj kaj reenkonduki la principon de la leĝo Glass-Steagall. Tiu leĝo, voĉdonita de la usona Kongreso en 1933 por disigi la investojn de la komercaj agadoj de la bankoj, estis nuligita en 1999 de la registaro de la prezidanto William Clinton.

2. Riskoj de la “freneza bovino” kaj de surmerkatigo de infektita lakto. En la jaro 2011, dudek ok el la dudek naŭ kazoj de bova spongoforma encefalopatio (BSE, laŭ la franca: ESB) registritaj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), devenis el la Eŭropa Unio. Reage al tio, pli ol kvindek landoj limigis siajn importojn de bovviando el Eŭropo. La entreprenoj grupitaj en la premgrupo Business Europe tamen nomis la usonan malpermeson de importado de eŭropa bovviando ligita kun la BSE-epidemio forigenda komerca baro. La eŭropaj gigantoj de la kampkultura komerco ankaŭ kvalifikis la usonajn normojn de kontrolo de la laktokvalito “obstaklo” forigenda per la GTM.

3. Pligravigo de la dependo de petrolo. Business Europe, kiu reprezentas ĉefe petrolkompaniojn kiel British Petroleum (BP), luktas por ke la GTM malpermesu la impostkreditojn por substituaj brulaĵoj malpli poluantaj (kiel la brulaĵoj produktitaj el algoj) kaj por tiuj, kiuj eligas malpli da karbondioksido.

4. Medikamentoj malpli fidindaj. La eŭropaj farmaciaj laboratorioj volas, ke la Usona Agentejo pri Nutraĵaj kaj Medikamentaj Produktoj (US Food and Drug Administration) rezignu pri siaj sendependaj taksadoj de medikamentoj vendataj sur la usona teritorio. Ili proponas, ke la usona registaro aŭtomate agnosku la medikamentojn oficialigitaj de la eŭropaj instancoj.

5. Pli multekostaj medikamentoj. La Usona Asocio de la Medikamentaj Industrioj (Pharmaceutical Research and Manufacturers of America ‒ PhRMA), potenca premgrupo de la usonaj farmakologiaj societoj kiel Pfitzer, premas por ke la GTM limigu la kapablon de la usona kaj eŭropaj registaroj intertrakti pri la malaltigo de la kosto de la san-traktadoj por la programoj de publika sano. La Blanka Domo jam realigas tian disponon por malaltigi la kostojn de la medikamentoj por veteranoj de armitaj konfliktoj kaj la registaro de Obama promesis apliki ĝin por malaltigi la kostojn de sia programo Medicare.

6. Atenco al la privata vivo. Diversaj usonaj entreprenoj postulis, ke la GTM faciligu la aliron al personaj informoj (lokalizo de poŝtelefonoj, personaj, informadikaj kaj eksterretaj donitaĵoj), por krei profilojn de celataj konsumantoj.

7. Perdo de dungoj per la malapero de la reguloj de nacia prefero por la publikaj mendoj. La eŭropaj traktantoj kaj grandaj entreprenoj esperas, ke la GTM nuligu la usonajn politikojn kiuj celas preferi naciajn kaj lokajn agantojn por publikaj mendoj /“Buy American” kaj “Buy Local Policies”). Tiuj dispozicioj garantias tamen, ke la mono de la impostpagantoj estu reinvestita en projektoj kiuj ebligas krei usonajn dungojn.

8. Neetikedado de la produktoj kun organismoj genetike modifitaj (OGM). En Usono, preskaŭ la duono de la ŝtatoj trudas etikedojn por nutraj produktoj kun OGM.Gravaj produktantoj de tiaj semoj, kiel Monsanto, premas por ke la GTM nuligu tiun dispozicion.

9. Surmerkatigo de danĝeraj ludiloj. La eŭropaj fabrikantoj de ludiloj, reprezentataj de la asocio de la eŭropaj ludilindustrioj (Toy Industries of Europe) rekonas, ke ekzistas diferencoj inter la usonaj kaj eŭropaj sanreguloj (ĉefe pri la danĝeroj de bruliĝo, ĥemiaj kaj mikrobiologiaj). Ili tamen volas persvadi la usonajn gepatrojn pri la sendanĝereco de la ludiloj inspektitaj eksterlande.

10. Submeto de la ŝtato al juro farita favore al la multnaciaj konzernoj per la dispozicio de regulado de la malkonsentoj inter ŝtatoj kaj entreprenoj.

Lori M.WALLACH.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Neverŝajna politika dialogo

Togolando, elĉerpita diktaturo

Ĉu s-ro Faure Gnassingbé estos kandidato al sia propra sukcedo okaze de la togolanda prezidanta elekto de 2015? Lia foriro estas unu el la temoj de la dialogo komencita meze de majo de ĉiuj politikaj partioj. Brulvunditaj de la mortigaj perfortaĵoj kaj la fraŭdoj, kiuj makulas la balotojn de kvardek jaroj, la oponantoj nun postulas garantiojn. Unuavice, la ĉeson de la franca subteno al la diktaturo.

EN TOGO, kiun Amnesty International antaŭe kvalifikis “Teroro-ŝtato”*”, franca ĵurnalisto kunsentas malprecizan ĝenatecon. Venante el lando, kiu subtenas de kvardek naŭ jaroj sangoverŝan reĝimon, la raportisto estas asociita al dubindaj profesiaj praktikoj. La korespondanto de la agentejo France-Presse (AFP) kaj la kunparolanto de la generalo Gnassingbé Eyadéma, kiu gvidis la landon de 1967 ĝis 2005, longtempe estis... s-ro Jean-Christophe Mitterrand, filo de la prezidanto François Mitterrand (1981-1995).

*  Komuniko de la 5-a de majo 1999. La raporto de misio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Organizaĵo por Afrika Unueco (1999) konfirmis la murdojn de oponantoj.

Ankoraŭ hodiaŭ, iuj kolegoj de la internaciaj amasinformiloj aŭ de afrikaj gazetoj gardis la kutimon veni preni sian “koverton” ĉe la prezidejo, kiel konfirmas iliaj vivkutimoj en Parizo. Francaj militistoj enkadrigas subpreman armeon, dum diplomatoj kaŭcias la balotojn kaj la murdojn.

Dum tridek naŭ jaroj, la generalo Eyadéma enkarnigis la diktaturojn de la Francafriko. Li konigis sin per sia kontribuo al la murdo de Sylvanus Olympio, unua elektita prezidanto de Togolando, la 13-an de januaro 1963*. Lia sukcedanto havas kiel nuran legitimecon, ke li estas filo de tia patro, kaj sekvas lian modelon. En 2005, la fraŭdata “elekto” de s-ro Faure Gnassingbé kaŭzis milon da mortoj inter la oponantoj kaj kvardek mil rifuĝintojn*.

*  Zeus Komi Aziadouvo, Sylvanus Olympio, panafricaniste et pionnier de la Cedeao, L’Harmattan, Parizo, 2013.2
*  Raporto de la misio de la Unuiĝintaj Nacioj, Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, Nov-Jorko, septembro 2005.

En Lomé, en la ladurbo de la kvartalo Bé Alaglo, s-ino Akoko Agbezouhlon akceptas nin kun granda rideto kaj klarigas, en la mina lingvo, kiel ŝi vivas en flikita kabano. Tiu 36-jara virino lupagas 8.000 afrikajn frankojn (12 eŭrojn) monate por tio, kio similas al kaputa loĝejo, al memproklamita “kvartalestro”. “Ĉi tie ne estas senpaga kuracejo, kaj iuj publikaj lernejoj restas sen instruisto, ŝi rakontas. Mi estis devigata enskribi miajn infanojn en privata lernejo.” Por pagi la 50.000 afrikajn frankojn (76 eŭrojn) de la jara aliĝkotizo, ŝi faras etajn neregulajn laborojn, kiel ekzemple kudradon aŭ vendon de memkuiritaj pladoj, kiel akpan, tipe togolanda plado el maizo.

Sinsekvo de nerealigitaj esperoj

LOMEO, la ĉefurbo, kvazaŭ forlasita de preda registaro, havas nek urbestron, nek elektitojn! La loĝantoj de kvar el la plej vastaj kvartaloj vivas de pluraj monatoj kun piedoj en akvo, manke de urbaj aranĝoj por stabile teni la lagunon. Oni devas diri, ke oni konstruis sub la marnivelo, memorigas la loĝantoj, montrante sian zonon por indiki la nivelon de la lasta river-altiĝo. Tia estas la vivmaniero de la etpopolanoj de landoj kun preskaŭ sep milionoj da loĝantoj, klasita cent kvardek naŭa el cent sesdek kvar landoj laŭ la skalo de homa disvolveco*.

*  Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, raporto pri la homa disvolvado, Ĝenevo, 2012.

Okaze de la elektoj, la provizoraj rezultatoj — kiuj ĝenerale likas antaŭ la nuligoj, nepre sekvataj de subpremo — montras la kreskantan popularecon de la opoziciaj partioj. La loĝantaro de la suda parto de la ĉefurbo ŝajnas des pli favori la opozicion, ke la privilegiitoj de la reĝimo ofte afiŝas luksegan vivmanieron, loĝantaj en luksaj vilaoj rande de Atlantiko.

La aktuala historio de Togolando rakontas sinsekvon de nerealigitaj esperoj rilate demokratian transiron. Ĝis 1987, la lando estis regata de ununura ŝtat-partio*. Kvankam la reĝimo iom post iom malfermiĝis, la prezidanta klano sciis uzi perforton kaj organizi ĉiuspecan manipuladon por teni sin ĉe la regloko. Ne plu kalkuleblas la interkonsentoj, malfacilege ellaboritaj kun la opozicio, kaj senĉese malvalidigitaj de la regantoj sub la indiferenta rigardo de la “internacia komunumo”. Per tiu ludo, la oponantoj akceptas la riskon esti “ellogataj” kaj, miskreditigitaj, forlasas siajn principojn favore al personaj interesoj.

*  Godwin Tété, Histoire du Togo. La longue nuit de terreur, A. J. Presse, Parizo, 2006.

En novembro-decembro 1991, la fino de la malvarma milito malfermis demokratigo-eraon sur la kontinento. Nacia konferenco de la “vivaj fortoj” de la lando nomumis ĉefministro s-ron Josefo Kokou Koffigoh, eksan prezidanton de la asocio de advokatoj de Lomeo kaj fondinton de la Ligo por homrajtoj. Sed la trupoj de la generalo Eyadema rapide ĉesigis la eksperimenton, sieĝante dum du monatoj la ĉefministrejon. La franca ambasadoro Bruno Delaye provis mediacion sensukcese. Izolita, devigita kunlabori kaj poste demisii, s-ro Koffigoh konstatis, ke la partio de Eyadéma nuligis per sia perforto la esperojn de transigo. Ĉar la eksa ĉefministro alvokis al la fino de la ĝenerala striko decidita de la Kolektivo de la demokratia opozicio(KDO), tiu lasta publike kondamnis la sintenon de s-ro Koffigoh, konsiderata ambigua kaj fine tro “kunlaborema”.

Konfrontitaj al pli kaj pli rezoluta opozicio, la regantoj sukcesis ligi al si, iom ĥaose, famajn personecojn. S-ro Edem Kodjo, brila ekonomikisto, kaj s-ro Yawovi Agboyibo, advokato, estis ambaŭ esperoj por la opozicio. Sed ambaŭ estis ellogitaj, en 1994, de la generalo Eyadéma, kiu donis al ili ministeriajn postenojn. Fama figuro de la opozicio, s-ro Gilchrist Olympio, filo de la unua prezidanto, miskreditigis sin kunlaborante kun la reĝimo post 2010, kiam li estis la karisma gvidanto de tuta popolo. Renkontinte plurajn fojojn la prezidanton Gnassingbé, li konsentis partopreni registaron de Nacia Unueco. La tri kvaronoj de lia partio tiam forlasis lin por fondi la Aliancon Nacian por la Ŝanĝo (ANŜ), (ANC en la franca) — ja okulumo al la partio de Nelson Mandela. Intertraktadoj okazas inter la ĉefo de la ANŜ Jean-Pierre Fabre kaj la regantoj, cele “travideble” organizi la prezidantan elekton de 2015... Sed skeptikeco dominas. Kiam oni demandas s-ron Fabre pri la diktaturo, li ekkrias: “La filo estas eĉ pli malbona ol la patro!”

La forto de mafieca ŝtato kiel Togolando sidas ĉefe en ĝiaj milicoj. La ŝoktrupoj de la reĝimo, devenantaj el la Kabyé-etno, agas kontraŭleĝe, kaj kun granda aŭdaco*. Ĉiuj responsuloj de la opozicio aktivis en la tre viglaj naciaj organizaĵoj, inter kiuj la modela Togolanda Ligo de la Homrajtoj, kiu regule publikigas detalajn raportojn relajsatajn de okcidentaj asocioj*. La reĝimo timas tiun disvastigon en Eŭropon, kie ĝiaj subtenantoj povus finfine emociiĝi.

*  Vd. Comi M.Toulabor, “Au Togo, le dinosaure et le syndrome ivoirien”, Le Monde diplomatique, marto 2003.
*  Gilles Labarthe, Le Togo, de l’esclavage au libéralisme mafieux, Agone, Marseille, 2013.

Sed la subtenoj de s-ro Gnassingbé montras strangan konstantecon. La belga eksa eŭropa Komisionano Louis Michel ja permesis al si, de Lomeo, vigle mallaŭdan paroladon kontraŭ s-ro Fabre*. Ĉu li superkontrolos la venontajn elektojn, kiel li ĵus faris ĉe la prezidanta elekto en Malio, kiel mision-estro de la “eŭropaj observantoj”? La Eyadéma-klano jam legitimigis antaŭajn elektojn fare de eminentaj internaciaj juristoj, interalie la franco Charles Debbasch*.

*  Monique Mas, “Le Parlement européen ne reconnaît pas l’élection de Faure Gnassingbé”, Radio France Internationale, 13-a de majo 2005, www.rfi.fr.
*  Eksa Akademi-Rektoro de Aix-Marseille, S-ro Debbasch estis kondamnita pro ŝtelakiro per fraŭdo en la afero de la Fondaĵo Vasarely.

La togolanda socio organiziĝas. En Lomeo, lokaj komitatoj de civitanoj floras kaj memmastrumas sin eksterleĝe. En la kvartalo “sub la akvo”, Kangnikopé, tia komitato, spontana kaj konsistanta el volontuloj, provas lukti kontraŭ la perioda inundo, helpe de teramaso kaj pumpiloj. Ĝi ankaŭ zorgas pri la mezlernejo, futbal-tereno, kaj kovrita bazaro. Ĉiu ekprenas respondecon: la mankoj de la ŝtato fariĝas lernejo de paliativa demokratio.

Sed estas precipe la partioj, kiuj strukturas la loĝantaron. De preskaŭ kvar jaroj, la ANŜ de s-ro Fabre kunvenigas homamasojn, semajnfine sur la plaĝo de Lomeo kaj en la kvartaloj. Meze de februaro okazis en nordista kvartalo, plimulte loĝata de kabyé, granda publika kunveno. La pastroj, pastoroj kaj imamoj malfermas la kunvenon. Alterne en la lingvoj mina, kabyé aŭ kotokoli, la oratoroj sekvas unu la alian dum horoj, sub varmega suno. De monatoj, la aktivuloj ankaŭ atendas siajn respondeculojn en la kamparo, en la vilaĝoj, kun mirinda kolektiva konscio pri la kadukiĝo de la lando. Ili foje esprimiĝas kun mesiisma tono, retrovante la fervoron de la antaŭaj elektoj, kiuj ĉiuj finiĝis en sango.

La simbola ekzemplo de la nova opozicio venas de la mirinda Kolektivo “Ni savu Togolandon” (CST en la franca), gvidata de la karisma advokato Ajavon Zeus. Starigita en aprilo 2012, ĝi konsistas el naŭ organizaĵoj, inter kiuj pluraj estas defendantoj de homrajtoj, kaj ses politikaj partioj kaj movadoj. La kolektivo sukcesis kunigi cent mil homojn surstrate tiun jaron, por postuli justan balotan reformon kaj la “finon de despotismo”. La rezultoj restas miksitaj kaj nedeterminitaj, ĉar la akiritaj interkonsentoj estas preskaŭ tuj neataj de la regantoj. La CST publikigis detalan raporton pri la krima incendio de la bazaroj de Togolando* demonstranta, ke en januaro 2012 la homoj de la reĝimo plenumis tiujn krimojn, por akuzi kaj miskreditigi la opozicion.

*  “Rapport de l’enquête sur l’incendie criminel des marchés de Kara et Lomé”, Collectif sauvons le Togo, Lomeo, novembro 2013.

Tiu stranga “politika neidentigita objekto”* uzas ĉiujn rimedojn: SMS, retmesaĝojn, afiŝojn, demonstraciojn, plendojn ĉe tribunalo, kunordigon de agado kun la diasporo. La modelo de la “arabaj revolucioj” estas eksplicite sekvata: la opozicio atendas, ke unu el la diktatoraj domenoj de la “Francafriko” falos. La fajrero eble venos baldaŭ de Burkina Faso, kie la prezidanto Blaise Compaoré estas kritikata de juristoj kaj de oponantoj, kiuj suspektas lin aranĝi por si kvaran prezidan mandaton, kio estas perforto al la Konstitucio. Aŭ eble de Kameruno, kie la manifestacioj kontraŭ Francujo multobliĝas. Aŭ ĉu estos de Gabono, kie la prezidanto Ali Bongo ne havas saman karismon kiel sia patro... Kaj kial ne de Togolando?

*  Denis-Constant Martin, Sur la piste des OPNI (Objets politiques non identifiés), Karthala, Parizo, 2002.

Ĉu la prezidanta elekto, kiu okazos en 2015, estigas okazon renversi la reĝimon? Principe, s-ro Gnassingbé ne plu estas elektebla. Sed la konstituci-juristo Debbasch esperas, ke li trovis juran solvon: ĉirkaŭiri la malpermeson, modifante la nomon de la prezidanta partio. Sufiĉus ŝanĝi la nomon, kaj jen ...

Armeo malpli sekura

TEORIE, lokaj elektoj, kiuj ebligos al la opozicio mezuri sian influon, devus okazi antaŭe. Sed nenio pretas: nek la listoj, nek la Nacia Sendependa Elekta Komisiono (CENI en la franca), nek la reguloj pri financado de la kampanjoj. La interkonsentoj subskribitaj kun la partioj jam ne estas respektataj. La balotaj teritorio-disdividoj ne estis refaritaj, dum la establitaj distriktoj estas sur sociaj kaj klanaj bazoj, favoraj al la reganta partio.

Se la balotreguloj ne estos reviziataj, nur unusola kandidatiĝo de la opozicio - logike tiu de s-ro Fabre, gvidanto de la ANŜ - ebligos ties sukceson. Sed ekzistas aliaj kandidatiĝoj, kiel tiu de la trockista aktivulo Claude Améganvi por la Partio de la laboristoj, tiu de la bunta Alianco, kaj precipe tiu de la eksa ĉefministro Agbéyomé Kodjo (2000-2002), fariĝinte antaŭ nelonge firma opoziciulo. Fronte al ili, la “elektaj teknikoj” de la diktaturo preciziĝas: nova kandidatiĝo de s-ro Gnassingbé, korupto de la opozicio kaj ties divido per la fordungo de famuloj, ĉantaĝa priŝtelo de la investistoj por financi la elektojn, luksaj kontraktoj kun tre parizaj komunik-agentejoj, kiel Euro RSCG en 1998 kaj en 2003.

Nova fakto: la togolanda armeo, kiu kutimas sange subpremi la kontestadon de la fraŭdaj elektoj, ŝajnas nun malpli sekura. La maljustega proceso kontraŭ “Kpatcha”, duon-frato de s-ro Gnassingbé, akuzita pri perfidego kaj torturita, dividis la armeon, laŭ militistoj, kiuj preferas resti diskretaj. Sed, en Lomeo, oni pensas, ke la mondo ŝanĝiĝas kaj ke Francujo finfine ja tion rimarkos. Ĉar, duon-jarcenton post la sendependiĝoj, la elektoj de Togolando fine decidiĝas en Parizo. Jes ja, la neformala “kvinopo” en Lomeo, konsistanta el reprezentantoj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj por Evoluado (PNUD en la franca), de la Eŭropa Unio, de la ambasadoroj de Germanujo (eksa koloniinto, same kiel Francujo), de Usono kaj de Francujo, povus plilongigi la marasmon, serĉante ambiguajn kaj nefidindajn kompromisojn inter la reĝimo kaj la demokrata opozicio.

En 2015, necesos do gvati la konsilojn donitajn al la prezidanto François Hollande kaj al lia ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius, fare de la “Afrika Direktoro” de tiu ministrejo, s -ro Jean-Christophe Belliard, kaj la du konsilantoj de la prezidejo, s-ino Hélène Le Gal kaj s-ro Thomas Mélonio. Ĉar, per sia milita aktivismo en Malio kaj en Centr-Afrika Respubliko, Francujo verŝajne trovis manieron iom plilongigi sian kuratorecon.

Michel GALY


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Mondpokalo de piedpilko

La pokalon ĝisfunde

La iama brazila piedpilka gloraĵo Edson Arantes do Nascimento, nomata Pelé, internacia ambasadoro de la Mondpokalo de piedpilko 2014 kaj de la firmao Coca-Cola, lastatempe taksis “normala” la morton de laboristo en la laborejo de la nova stadio de San-Paŭlo, la 24-an de marto.* La eksa gvidanto de la franca piedpilko Michel Platini, nun prezidanto de la eŭropa federacio de piedpilko (UEFA, laŭ la franca), petis la brazilanojn “atendi monaton antaŭ ol fari iom socialajn skandalojn”*, dum daŭras kontesta movado, lanĉita en marto 2013, kontraŭ la elspezoj por la granda turniro surkoste de la socialaj servoj, sano kaj edukado ...

*  Vd “Pour Pelé, la mort d’un ouvrier est “normale”” [“Por Pelé, la morto de laboristo estas “normala””], www.courrierinternational.com, 9-a de aprilo2014. Ekde la komenco de la konstrulaboroj por la sportaj instalaĵoj, naŭ laboristoj perdis sian vivon.
*  RMC Sports, 25-an de aprilo 2014.

Tiuj vortoj estas emblemaj por la malestimo de la reprezentantoj de la monda piedpilko por la sekvoj de la sportaj festegoj kiel la Piedpilka Mondpokalo, organizataj sub la egido de la Internacia Federacio de Piedpilkaj Asocioj (FIFA laŭ la franca), kiel klarigas la kolektiva verko La coupe est pleine!*

*  Collectif, La Coupe est pleine! Les désastres économiques et sociaux des grands événements sportifs [Kolektivo: “La pokalo plenas! La ekonomiaj kaj socialaj katastrofoj de la grandaj sporteventoj], CETIM, Ĝenevo (Svislando), 2013, 140paĝoj, 10eŭroj. Vd ankaŭ Simon Maillard kaj Patrick Vassort, CIO, FIFA: le sport mortifère [CIO, FIFA: la mortiga sporto], Le Bord de l’eau, Lormont, 2014, 62paĝoj, 6eŭroj.

La FIFA, deklarita en Svislando kiel neprofitcela asocio, similas pli, laŭ la aŭtoroj, al la “transnaciaj holdingoj aŭ al la afer-kabinetoj, kiuj mastrumas la sportan kapitalon kaj ĝian surmerkatigon”: 998 milionoj da eŭroj da spezoj en 2013, 52,2 milionoj da “profito”, pli ol miliardo da financaj rezervoj. Por ĝi ne gravas, ke en Sud-Afriko, kiu gastigis la Pokalon de 2010, la ekstera ŝuldo “pasis de 70 miliardoj da dolaroj [50,3 miliardoj da eŭroj] (ĵus antaŭ la Mondpokalo) al 135 miliardoj [97 miliardoj da eŭroj] hodiaŭ”. La kromkostoj ligitaj kun la organizado de la konkurado atingas 1.709 elcentojn! Pretorio draste reduktis la socialajn programojn, dum 52 elcentoj de la loĝantoj vivas sub la sojlo de malriĉeco. La FIFA siavice enpoŝigis 2,7 miliardojn da eŭroj per la tiujara pokalo.

En Brazilo, dum la provizora buĝeto de la funkciado programis 800 miliardojn da eŭroj da elspezoj, kiuj estis laŭ la registaro esence portotaj de la privata sektoro, la kostoj transiras jam 2,6 miliardojn, kaj la fakturo pagendas ĉefe de la impostpaganto, kiel ankaŭ la investoj: “78 elcentoj de la infrastrukturoj por la Mondpokalo de 2014, taksataj je 18 miliardoj da dolaroj [13 miliardoj da eŭroj] estas financataj de la publika sektoro”, indikas la verko. Kiel en Sud-Afriko, la instancoj faras amasajn elpelojn kaj senproprietigojn. Proksimume 200.000 homoj estis delokitaj ĝis nun. La “pacigo” de la faveloj fare de la polico intensiĝis. De januaro ĝis septembro 2011, pli ol 800 homoj mortis en la kadro de la “purigaj” operacioj ...

Tamen ŝajnas, ke nenio deturnas la FIFA-n de sia strebo al profitoj, eĉ ne la 25 strikoj registritaj en Brazilo de februaro 2011 ĝis aprilo 2013, aŭ la 400 nepalaj laboristoj mortintaj en la laborejoj de Kataro, kiu gastigos la Mondpokalon en la jaro 2022. “Per tio, ke ĝi alianciĝas kun diversaj multnaciaj konzernoj, la FIFA nutras predan kapitalismon.” Ĝi trudas siajn diktaĵojn spite al la nacia leĝaro: sendevigo de impostoj kaj de la aldonvalora imposto (AVI) por la federacia instanco, ĝiaj dungitoj kaj ĝiaj servaj organizaĵoj, limigo de “ekskluzivaj komercaj zonoj” kontrolataj de “polico de markoj”, ktp.

En La intelektuloj, la popolo kaj la ronda pilko la filozofo Jean-Claude Michéa jam de 1998 vipis la ĉiam pli grandan detruon de la fonda spirito de la piedpilka ludo, “reĝlando de la homa lojaleco praktikata sub libera ĉielo” laŭ Antono Gramŝo*. La verko, reeldonita en 2010, kaj kiu aperas denove en riĉigita versio,*, emfazas la “memmortigan integriĝon” de la profesia piedpilko en la merkaton, kaj klare aperigas, ke “la moderna kapitalismo nun kapablas degenerigi ĉian ajn homan agadon, ekde kiam ĝi akaparas ĝin kaj trudas al ĝi sian logikon”.

*  Originale: Antonio Gramsci [antónjo grámŝi]. -vl
*  Jean-Claude Michéa, Le plus beau but était une passe. Ecrits sur le football, Climats, Parizo, 2014, 148paĝoj, 15eŭroj.

Olivier PIRONET.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Letero de Tonsanmo al siaj akciuloj

Karaj akciuloj,

Ni altiras vian intereson al la eksterordinara oportuno kiun donas la aktualaj intertraktadoj pri la Granda Transatlantika Merkato (GTM). Tiu traktato devus kontribui al la eksponenciala kresko de viaj dividendoj kaj fortigi nian pozicion de monda gvidanto pri semoj, genetike modifitaj organismoj (GMO) kaj pri protekto de la kulturoj. Ĝi rekompencos niajn intensajn klopodojn de premgrupa laboro, faritajn jam de multaj jaroj kun multaj ceteraj usonaj kaj eŭropaj multnaciaj konzernoj.

Ni deziras tutunue trankviligi vin: kvankam la prezidanto de la Franca Respubliko, s-ro François Hollande, asertis fine de 2013, ke li faros “ĉion por ke la kampkulturo povu esti domaĝita en la intertraktadoj kun Usono”, ĉar “niaj produktoj ne forlaseblas nur al la merkatreguloj”, la kampkulturo estas ja parto de la mandato de intertraktado, kiun Francujo voĉdonis. La GTM donus al ni la eblecon redukti la ekscesajn eŭropajn regularojn pri sano kaj medio, kiuj malebligas al ni libere eksporti senherbigilojn, pesticidojn kaj GMO.

En la kadro de la interparoladoj kaj per la voĉo de nia premgrupo, la Biotechnology Industry Organization, ni firme protestas kontraŭ la malsameco de la normoj, kiuj persistas inter Usono kaj la Eŭropa Unio, kaj ni postulas “la forigon de la nepravigeblaj malfruoj en la traktado de niaj postuloj enkonduki novajn bioteĥnologiajn produktojn”.* Ni povas feliĉe kalkuli kun la apogo de certaj membroŝtatoj, ekz-e Britujo, kies ĉefministro David Cameron deklaris: “Ĉio devas esti sur la tablo. Kaj ni devas ataki la koron de la regularaj demandoj, tiel ke produkto akceptita ĉe unu flanko de Atlantiko povu tuj eniri en la merkaton de la alia.”*

*  “Transatlantic Trade and Investment Partnership. Comments Submitted by Biotechnology Industry Organization (BIO)”, dokumento USTR-2013-0019, www.bio.org.
*  David Cameron, “David Cameron: A British-American Tax and Trade agenda”, The Wall Street Journal, Novjorko, 12-a de majo 2013.

Grava malhelpo devas fali: la “principo de antaŭzorgo”, kiu devigas pruvi la foreston de risko antaŭ la surmerkatigo de produkto, en Eŭropo. Tiu arkaikaĵo submetas niajn GMO al proceduro de permeso kaj al deviga kaj publika taksado de riskoj. Rezulto: la loĝantaroj de la “malnova kontinento” povas profiti nur kvindekon da produktoj genetike modifitaj, kontraŭ centoj aliflanke de Atlantiko, kie la konsumantoj devus baldaŭ malkovri la guston de la GMO-salmo.

La GTM forigos tiajn malhelpojn, kiel la devigon etikedi ĉian GMO-produkton sur la teritorio de la Unio. Tio pruvas, ke estis urĝa tempo por reagi, ĉar tiu absurda projekto ŝajnas esti deloginta certajn usonajn ŝtatojn..*

*  “TAFTA as Monsanto’s Plan B: A Backdoor to Genetically Modified Food” [“La GTM kiel la Plano B de Monsanto: Malantaŭa pordo al genetike modifita nutraĵo”], www.citizen.org.

Certe, estos malfacila politike akiri kompletan adapton de la normoj en la momento de la subskribo de la traktato: civitanaj protestoj jam ekmontriĝas, aranĝitaj de kelkaj eŭropaj kaj usonaj NRO kiuj, malgraŭ la sekreto de la intertraktadoj, sukcesas informi la publikon pri ilia enhavo. Sed tre bonŝance, du meĥanismoj inkluditaj en la mandatoj de intertraktado ebligas adapton de la normoj post la subskribo. Unuflanke la regulado de malkonsentoj inter investistoj kaj ŝtatoj ebligos rekte kontesti regularojn faritajn de la Eŭropa Unio, de la ŝtatoj aŭ de lokaj kolektivaĵoj, kiuj ekzemple malpermesus kulturi GMO en Francujo. Aliflanke, “konsilantaro de regulara kunlaborado”, kiu konsistas el reprezentantoj de la usonaj kaj eŭropaj regulad-agentejoj, kontrolos ĉiujn ekzistantajn aŭ aperantajn normojn, eĉ antaŭ ol ilia submeto al la leĝaj proceduroj.

Alia parto de la intertraktado interesas nin aparte: la rajtoj je intelekta proprieto. La celo: devigi al ĉiu kampkulturisto provizi sin per semoj ĉe ni. Ĉiu kampkulturisto povus esti persekutata pro falsado ekde kiam li estas supozata posedi fraŭde semojn de variaĵo protektata per patento kiun ni deponis. Liaj havaĵoj kaj bankkontoj povus esti blokataj. Ĉia aĉetanto de rikoltoj devenaj el tiaj semoj povus esti akuzata pro kaŝo de falsado. Labori pri sia propra selekto kaj produktado de semoj en la bieno tiel fariĝus praktike malebla, kion montras la batalo, kiun ni gajnis kontraŭ la kolombiaj kampkulturistoj en la kadro de alia traktato pri liberkomerco kun Usono. Sub nia premo la kolombia ŝtato devis amase detrui la rikoltojn devenajn el semoj produktitaj en la bieno.* Tiaj klaŭzoj pri la intelekta proprieto troviĝas en la traktato inter la Eŭropa Unio kaj Kanado (Ceta, laŭ la franca), ratifota, kaj estas traktataj en la kadro de la GTM.

*  “Accords de libre échange: Droit de propriété intellectuelle sur les semences ou souveraineté alimentaire, les parlementaires européens doivent choisir”, Communiqué de presse de la Confédération paysanne [“Traktatoj pri liberkomerco: Rajto je intelekta proprieto pri la semoj aŭ nutraĵa suvereneco, la eŭropaj parlamentoj devas elekti”, Gazetara komunikaĵo de la Kampkulturista Konfederacio], 25-a de majo 2014.

Fine, la transatlantika partnereco malfermas la vojon al konsiderinda malaltigo de la dogantarifoj. La kampkulturaj doganaĵoj estas mezume multe pli altaj ĉe la Eŭropa Unio: 13 elcentoj kontraŭ 7 elcentoj ĉe Usono.* Ili protektas ankoraŭ tre delikatajn produktojn, ĉefe de bredado, kaj kelkfoje superas 100 elcentojn.* Ilia forigo ebligos plene ludi per la konkurenco kaj eksporti pli da genetike modifitaj tritiko kaj sojo. Ĝi instigus ankaŭ la kampulojn alpreni pli konkurenckapablan modelon, malaltigi la produktadkostojn en la pli kaj pli grandaj kaj motorizitaj entreprenoj kaj uzi pli kaj pli da pesticidoj, da senherbigaj produktoj kaj, kiel ni esperas, genetike modifitajn organismojn.

*  Lionel Fontagné, Julien Gourdon kaj Sébastien Jean, “Les enjeux économiques du partenariat transatlantique”, La lettre du CEPII, Parizo, n-ro 33530 septembro 2013, www.cepii.fr.
*  J. Berthelot, “La folie d’intégrer l’agriculture dans le projet d’accord transatlantique” [“La frenezaĵo inkludi la kampkulturon en la projekton de transatlantika traktato”], Solidarité, 30-a de marto 2014, www.solidarite.asso.fr.

Kiel vi vidas, karaj akciuloj, danke al la GTM la estonteco anonciĝas radianta por ni, kaj do por vi.

La direktejo de Tonsanmo.

Aurélie TROUVÉ.


Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiam montgrimpado fariĝis sporto

Iniciatita de aristokratoj, la arto grimpi sur montaroj restas libertempa aktiveco kun sociala distingo. Dum longa tempo la sentemo de la alpistoj por la beleco de la montpintoj kaj de grandioza naturo iris man-en-mane kun ilia malestimo al la kampulaj loĝantoj de foraj regionoj. La sporta grimpado, per tio ke ĝi senmistikigis la altecon, renversis la hierarĥiajn teĥnikojn kaj limigis la riskojn, ĝi renversis la establitan simbolan ordon kaj marĝenigis la alpismon.

ENNEĜITA montpinto, kun akrepinta kresto. Unuflanke la vertikalaj kaj mallumaj vandoj de roka apiko; aliflanke glacia deklivo iras al la abismo. Meze, alpisto reliefiĝas kontraŭ blueta horizonto, kun pioĉeto en la mano: “La ekstraordinaraj gvidantoj ne kontentiĝas per gvidado”, proklamas la slogano. Ni ne estas en la montaro Alpoj aŭ en Hamalajo, sed en la brita semajngazeto The Economist: la societo IE reklamas sian diplomon “Pozitiva gvido kaj strategio”.*

*  The Economist, Londono, 16-a de februaro 2013.

La kolektiva imagado volonte asocias montajn suprenirojn kaj preterpason de si mem, grandajn suprenirojn kaj heroismon. Sendube ĉar la alpistoj longtempe provis doni tiun bildon pri si mem: “Nur tiu, kiu praktikas la grandan alpismon, povas koni ĝian grandecon kaj ĝian rigoron”, skribis en la jaro 1973 René Desmaison. Tiu legenda gvidisto ne vidis sian pasion kiel simplan sporton, sed kiel “idealon, en kiu la vivo estas la vetaĵo”.* Sendube pro tio estiĝas la emo de la entreprena mondo akapari la bildon de tiuj herooj kun la okuloj fiksitaj al la montpintoj.

*  René Desmaison, 342 heures dans les Grandes Jorasses, Hoëbeke, Parizo, 2010 (1-a eldono Flammarion, 1973).

Ekde la jaro 1948 tamen iuj kontestas tiun bildon de la aferoj. La revuo Turismo kaj laboro*, proksima de la sindikato Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT laŭ la franca), denuncas la elitismon de praktiko, en kiu “pufiĝas furioza individuismo de ĝiaj plej multaj praktikantoj. Ili diras al vi “pureco de la pintoj”, “soleco”, “malproksima de malsupre”, “tie alte, sola en la lumo”, aŭ ankaŭ: “pli proksima al Dio”. Sed envere ili volas “resti inter si””.* En Alpinisme et compétition, kiun li publikigis sekvajare, la grimpulo de la urbo Fontainebleau Pierre Allain defendas la montgrimpadon kiel aŭtonoman fakon: “Ni iras al Bleau kaj tie montgrimpas ne nur por vetkuroj en la montaro, sed eĉ precipe ĉar ni faras el tio ludon kiu pasiigas nin per si mem.”*

*  Originale: Tourisme et travail.
*  Pierre Lambert, “La montagne ne tue pas” [La montaro ne mortigas], Tourisme et Travail, n-ro 7, oktobro 1948.
*  Pierre Allain, Alpinisme et compétition, Arthaud, Grenoblo, 1949.

La Sporta kaj Gimnastika Federacio de la Laboro (FSGT laŭ la franca) ‒ proksima de la komunista partio ‒ starigis, en 1953, “Specialecon Montaro” por “malaltigi la alpismon al rango de sporto kiel la aliaj” kaj per tio “detrui tion, kion oni ja devas nomi socikultura rento”.* La laborista alpismo estis naskita, kun slogano: “Mi grimpas fronte kaj mi gvidas la konkursojn, kiujn mi partoprenas”. Ĝi iniciatis la metodon de la “sengviduloj”, kiuj, ekde la fino de la antaŭa jarcento, metis al si la celon fariĝi aŭtonomaj kaj respondecaj, kontraste al la britaj pioniroj kiuj pagis gvidistojn por skribi sian nomon sur la grandaj alpaj pintoj.

*  Montagnes magazine, Grenoblo, 1983.

Ekde tiu epoko. la ĝenevaj alpistoj trejnis sin sur la rokaj kalkvandoj de La Varappe, ĉe la tute proksima monto Salève. Tio daŭre signifis grimpi, sed ĉe vandoj kun pli modesta alteco. La malfacilo troviĝis malpli en la medio kaj ĝiaj objektivaj danĝeroj (fendegoj, lavangoj, ŝtonfaloj) ol en la kruteco de la pasejoj kaj en la manko de teneblecoj de la roko. La grimpado, kiun oni longtempe nomis en la franca la varappe, ĉar ĝi estis nun alirebla dum la tuta jaro, fariĝis en la 20-a jarcento maniero de trejniĝo por ĉia kandidato por pli riskaj aventuroj en alteco, ekde kiam la somero estis veninta. La perfektigo de la ekipaĵo (ŝnuro, ŝultrozono, risortohokoj, kroĉnajlo, ktp), la ebleco multfoje ripeti la vojojn kaj la kundivido de la informoj per la resumoj ebligis pli intensan korpan kaj teĥnikan trejniĝon, kun malpli da hazardoj kaj kun pli granda sekureco.

La FSGT apogas sin sur tiuj bazoj kaj instigas al disvolvado de la montgrimpado, sed nun kiel aŭtonoma praktiko, aparta de la alpismo. Ĝi tiel kontraŭmetas la ĉampionon, en la roko protektatan per “betona” ekipaĵo, al la heroo kiu ĉiumomente defias la morton. La federacio estas konvinkita pri tio: la demokratiigo de la vertikalaj sportoj pasas tra “sportigo” de la montgrimpado kaj tra reduktado de akcidentoj.* Ekde la jaro 1955 ĝi muntas “grimpturon” ĉe la Festo de la Humanité.* En 1980 ĝi organizis la “24 horojn de Bleau”, la unuan konkurson de tiu speco en Fontainebleau.

*  Ĝuste pri tio legindas la libro de Eddy Raats, menciita sub tiu ĉi artikolo. -vl
*  Sport et plein air, Pantin, julio kaj aŭgusto 2011. ‒ L’Humanité estas la gazeto de la Franca Komunista Partio, kiu organizas ĉiujare grandan feston (la plej grandan popolfeston de Francujo) norde de Parizo. -vl

La kontestado kovis ankaŭ malproksime de Alpoj, en la anglosaksaj landoj kie, pro manko de sufiĉaj montoj, oni praktikis la rock climbing (grimpado sur roko) kiel aktivecon por ĝi mem. La internaciaj interŝanĝoj kontribuas al disvastigo de tiu tendenco de “pura grimpado” ĝis Francujo, kie la “nudmanaj viroj”, kiel Patrick Edlinger (forpasinta en novembro 2012) aŭ Patrick Bérthault (forpasinta en 2004), praktikas “kalifornian” vivmanieron. Ili grimpas plentempe, sieĝas la pasejojn de la rivero Verdon en sia loĝaŭto, laborante pri la vojoj dum tutaj tagoj, kaj kombinante gimnastikajn kaj muskolajn ekzercojn.* Por ili, la pura grimpado estas plene spertata kiel aŭtonoma sporto. La filmo de Edlinger, “La vivo fingropinte”* iras tra la mondo. Tiu metodo estas baldaŭ fortigita per malnova fenomeno: kun la elĉerpiĝo de konkereblaj virgaj pintoj la alpismo devas transformiĝi. Forlasante la aristokratan serĉadon de “premieroj”, ĝi serĉas “malfermojn” de novaj vojoj, pli malfacilaj, kie oni privilegias la belecon de la teĥnika gesto.

*  Patrick Edlinger kaj Jean-Michel Asselin, Patrick Edlinger, Guérin, Chamonix, 2013. Michel Bricola kaj Dominique Potard, Patrick Bérhault, Guérin, Chamonix, 2008.
*  Dokumentfilmo de Jean-Paul Janssen, sendita en la televido Antenne 2 en 1982, estas nomumita por Césars.

Por François Mitterrand, elektita prezidanto en 1981 pro la promeso “ŝanĝi la vivon”, la reduktado de la labortempo (semajno de 39 horoj, kvina semajno de pagataj ferioj) devis ne nur doni socialan progreson, sed ankaŭ vigligi la ekonomian kreskon. En tiu perspektivo la verkisto Yves Ballu, konsilisto pri montaroj ĉe la ministro pri junularo kaj sporto, prezentis dek ok proponojn, el kiuj tri pli gravaj. Reformo de la montaraj metioj emfazas la pedagogion kaj la animadon, tiel ke ili pli bone kontentigas la bezonojn de la asocioj kiuj organizas kolektivajn staĝojn. Subtenplano ebligas akceli la konstruadon de grimpmuroj en urbaj kaj lernejaj medioj. La Franca Federacio de Montaro (FFM) devas esti rajtigita organizi konkursojn ‒ eta revolucio en medio malamika al ĉio kio povus igi la vertikalajn aktivistojn simili al la aliaj. En la jaro 1987 ĝi fariĝis la Franca Federacio de Montaro kaj de Grimpado, post kunfandiĝi kun la Franca Federacio de Grimpado, naskita du jarojn antaŭe por organizi konkursojn. Post la “naci-alpismo” kaj ties dekstrulaj valoroj, temis pri neniom malpli ol subteni formon de “sociala grimpado”.

Decido de la 5-a de oktobro 1984 kreis la ŝtatan diplomon grimpado, kiu donas la rajton praktiki, per rekompenco, la aktivecojn de instruado, animado kaj trejnado de grimpado sur bloko (kiel en la arbaro de Fontainebleau), artefarita strukturo kaj roko. Tiu nova diplomo trafas sur la persista opozicio de la Sindikato de la Gvidistoj de Altmontaro, kiu ne tre kutimas vidi siajn prerogativojn konkurencataj.

La FSGT favoras la konstruadon de muroj aŭ de artefaritaj strukturoj de grimpado (SAE laŭ la franca), en lernejaj kaj popolaj medioj. Du membroj, s-roj Gilles Rotillon kaj Jean-Marc Blanche, konceptis la unuajn artefaritajn blokojn de trejnado, dum liceanoj kaj iliaj instruistoj realigis la unuan artefaritan muron en Corbeil-Essonne en 1982. “Post la murdo de la patro (la alpismo), oni povas jam nur betonigi”*, ekkriis tiuj, kiuj ne imagas grimpi sen la brizo sur la glaciejoj dum sunleviĝo aŭ malproksime de la ruĝeca grajno de la Belle Protogine, kaj kiuj abomenas “la sufokan odoron de la subvencioj”* kiun eligas la ministrejo pri sporto kaj kiuj povas atingi trionon de la kostoj de la projektoj. Tio ne malebligas la murojn kreski kiel fungoj, en sportejoj, bazlernejoj, mezlernejoj, libertempejoj, urbaj parkoj, specialaj magazenoj, klubejoj, privataj gimnastikejoj ... Kvin jarojn post la iniciato de la instruistoj de la liceo de Corbeil oni nombras centon da SAE sur la franca teritorio.

*  Alpinisme et Randonnée, Parizo, 1982.
*  Saml.

La organizado de konkursoj fariĝis la plej konflikta temo de la 1980-aj jaroj. Por la FSGT necesas “mortigi la miton de la alpista superhomo, kiu malebligas al multaj junuloj aliri tiun sporton”.* Laŭ la Federacio de Sportaj Laboristoj la konkursoj konatigos la grimpadon, senmistikigas la falon kaj tiel altiros multnombran junularon al la SAE, poste al naturaj vandoj. Jam dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la USSR klare distingiĝis de la okcidenta metodo per tio ke ĝi regule organizis konkursojn de grimpado kaj eĉ de alpismo, ĉe virgaj kaj sovaĝaj vandoj de Kaŭkazo aŭ de Pamiro. Sed plimulto de francaj grimpuloj, de la bazo ĝis la elito, kontraŭis la projekton, naŭzitaj de ideo de devojiĝo al spektaklo-sporto kaj rifuzis ĉian oficialan klasadon. Multaj el la plej bonaj grimpistoj asociiĝis por publikigi la “Manifeston de la 19” (1985). Ili volis, ke ilia praktiko restu “rifuĝejo kontraŭ certaj arĥetipoj de nia socio, kiel kontraŭstaro al ĉiaj sportoj juĝataj, arbitraciataj, kronometrataj, oficialigitaj kaj tro inside ŝtatecaj”.

*  Montagnes magazine, 1983.

Jaron antaŭ la unua franca konkurso pri roko, la Franca Alpa Klubo emociiĝis: “Kontraŭ la opinio de la granda plimulto de la praktikantoj, kontraŭ la opinio de la asocioj, antaŭ la atentismo de la francaj gvidantoj de la montaraj sportoj, sub la premo de privataj kaj komercaj interesoj, konkursoj de grimpado estas organizotaj en Francujo kun amaskomunikiloj kaj varbado, altparoliloj kaj sonado, biero kaj varmaj kolbasetoj kaj ankaŭ kompreneble kun mireganta publiko kaj pagataj eniroj.”*

*  La Montagne et Alpinisme, 1985.

Hodiaŭ oni nombras pli ol du mil SAE. Kontraste al la alpismo, la grimpado kaŭzas tre malmultajn akcidentojn kaj estas praktikata en ĉiuj regionoj, inkluzive en la ebenaĵoj. Ĝi estas lernata en la mezlernejoj kaj elekteblas kiel opcio por la abiturienta ekzameno. La alpa klubo disvolvas siajn proprajn skipojn de konkursantoj kaj konkurencas kun la FFME pri la organizado de konkursoj de grimpado aŭ de ski-alpismo, alia sporto tuŝita de la klasadoj de la pokaloj. Multaj riproĉas nun al la FFME ke ĝi neglektas la stimuladon de la montara sporto kaj ke ĝi fariĝas franca federacio ... de “grimp-muroj”.

Jean-Claude WALCH.

Montgrimpado en Esperanto

Permesu al mi atentigi pri bela kaj instrua libro pri montgrimpado, de la samideano kaj MAS-ano