La fonto de tiu dokumento legeblas jene, kaj la ofteco-listo de radikoj jene.

La aventuroj de Pinokjo

Carlo Collodi
El la itala tradukis Giuseppe Croatini
Ilustraĵoj de Enrico Mazzanti el la unua libro
eldono ( 1883 )
Aranĝis : Franko Luin I S B N 91- 7303- 152- 6
http://www.omnibus.se/inko J U N I O 2002

1 Kiel okazis, ke majstro Ĉerizo, lignaĵisto, trovis lignopecon, kiu ploris kaj ridis kiel infano

Estis iam... !
— Reĝo ! — certe tuj diros miaj malgrandaj legantoj.
— Ne, geknaboj, vi eraras. Estis iam lignopeco.
Ĝi ne estis io luksa, sed simpla peco el stako, tia, kian vintre oni metas en la fornon aŭ kamenon por bruligi fajron kaj varmigi la ĉambron.
Mi ne scias, kiel okazis, sed fakto estas, ke iun tagon tiu lignopeco venis en la laborejon de maljuna lignaĵisto, kies nomo estis majstro Antono, kvankam ĉiuj nomis lin nur Ĉerizo pro makulo sur la nazopinto, ĉiam brila kaj ruĝa, simile al matura ĉerizo !
Kiam majstro Ĉerizo ekvidis la lignopecon, li tre ekĝojis, kontente kunfrotis la manojn, kaj murmuris duonlaŭte :
— Ĉi tiu ligno venis ĝustatempe : mi uzos ĝin por fari el ĝi piedon por tablo.
Dirite, farite : senplie li prenis akran adzon por senŝeligi ĝin, sed kiam li ĝuste pretis fari la unuan frapon, lia brako restis en la aero, ĉar li ekaŭdis voĉeton tre mallaŭtetan, kiu diris peteme :
— Ne batu min tiel forte !
Vi povas imagi, kia miro frapis tiun bonan maljunulon majstron Ĉerizon.
Gape li ĉirkaŭokulis en la ejo por vidi, de kie povis veni la voĉeto, sed neniun li vidis ! Li rigardis sub la tablon — neniu, rigardis en la ŝrankon cetere ĉiam ŝlositan — same neniu, malfermis eĉ la pordon de la laborejo por elrigardi al la strato — ankaŭ neniu ! Aŭ eble ?
— Mi jam komprenas, — li diris ridetante, kaj gratis sian perukon, — estas klare : mi ĝin nur imagis. Ni reiru al la laboro.
Kaj li reprenis la adzon, donis fortegan frapon sur la lignopecon.
— Oj, vi kaŭzas al mi doloron ! — kriis plendeme la sama voĉeto.
Ĉi- foje majstro Ĉerizo konsterniĝis, liaj okuloj elkaviĝis pro teruro, lia buŝo malfermiĝis, la lango elpendiĝis ĝis la mentono, simile al fontana monstrokapo. Kiam li reakiris la parolpovon, tremante kaj balbutante pro timo li demandis :
— Sed de kie venis la voĉeto, kiu diris ” oj ” ?... Ĉi tie ja eĉ animo ununura ne troviĝas. Se ne hazarde ĉi tiu lignopeco lernis plori kaj plendi, kiel infano ? Tion mi ne povas kredi. Ĉi tiu peco ja estas ligno ordinara por kameno, kiel ĉiuj ceteraj, kiuj, se ĵetitaj sur fajron, boligas poton da fazeola supo... Aŭ eble ? Ĉu iu kaŝis sin ene ? Se iu kaŝis sin, des pli malbone por li. Mi regalos lin per batkuko !
Parolante tiel, li kaptis ambaŭmane tiun malfeliĉan lignopecon, kaj komencis frapi ĝin senkompate kontraŭ la muron de la ejo. Poste li ekstaris atende por aŭdi, ĉu la voĉeto ree plendos. Li atendis du minutojn — nenio, kvin minutojn — ree nenio, dek minutojn — same nenio !
— Mi jam komprenas, — li tiam diris, kaj klopodis ridi kaj rearanĝi la perukon, — estas klare, ke mi nur imagis la voĉeton, kiu diris ” oj ” ! Ni reiru labori !
Kaj ĉar granda timo lin ekregis, li provis kanteti por sin kuraĝigi.
Intertempe li flankenmetis la adzon, prenis rabotilon por prilabori kaj glatigi la pecon. Sed dum li ŝovis - tiris la instrumenton tra ĝi, refoje li ekaŭdis la voĉeton, kiu petis lin ridante :
— Ĉesu ! Vi ja min tiklas !
Ĉi- foje la kompatinda majstro Ĉerizo falis sur la plankon, kiel fulmofrapito. Kiam li remalfermis la okulojn, li trovis sin sidanta sur la planko.
Lia vizaĝo ŝajnis aliiĝinta, kaj eĉ la nazopinto, kutime ruĝa, fariĝis nun verde blua pro la granda timo.

2 Majstro Ĉerizo donacas la lignopecon al sia amiko Ĝepeto, kiu volas skulpti el ĝi miraklan pupon, kapablan danci, skermi kaj mortosalti

Ĉe tio iu frapis ĉe la pordo.
— Bonvolu enveni ! — diris la lignaĵisto, kiu ne havis forton por levi sin.
Tiam enpaŝis en la laborejon vigla maljunuleto, nomata Ĝepeto ; sed la geknaboj de la ĉirkaŭaĵo, volante lin furiozigi, moknomis lin Polento pro lia flava peruko, kiu tre multe similis al maizkaĉo pro sia koloro.
Ĝepeto kutime facile incitiĝis. Ve al tiu, kiu aŭdacis nomi lin Polento : li tuj ŝanĝiĝis en bestion, kaj ne estis rimedo lin reteni.
— Bonan tagon, majstro Antono, — salutis lin Ĝepeto.
Kion vi faras tie surplanke ?
— Mi instruas al la formikoj kalkuli.
— Multan sukceson !
— Kio portis vin al mi, kamarado Ĝepeto ?
— La gamboj. Sciu, majstro Antono, ke mi venis al vi por peti komplezeton.
— Jen mi, por via servo, — respondis la lignaĵisto, kaj stariĝis sur la genuojn.
— Ĉi- matene venis subita ideo en mian kapon.
— Ni ĝin aŭdu !
— Mi pensis skulpti al mi belan pupon el ligno, neordinaran, kiu kapablas danci, skermi kaj mortosalti. Kun ĉi tiu pupo mi volas migri tra montoj kaj valoj por perlabori al mi iom da pano kaj glaseton da vino. Kion vi opinias pri tio ?
— Brave, Polento ! — ekkriis la voĉeto, pri kiu oni ne scias, de kie ĝi venas. Apenaŭ kamarado Ĝepeto aŭdis nomi sin Polento, paprike li ruĝiĝis pro la kolero, kaj turninte sin al la lignaĵisto, demandis furioze :
— Kial vi min ofendas ?
— Kiu vin ofendas ?
— Vi diris al mi Polento !
— Ne estis mi.
— Ĉu vi volas diri, ke estis eble mi ! ? Mi asertas, ke tio estis vi.
— Ne !
— Jes !
— Ne !
— Jes !
Kaj ĉiam pli arde, ili transiris de vortoj al agoj, kaj kaptinte unu la alian je la haroj, ili skrapis, mordis kaj knedis unu la alian. Kiam la interbatiĝo finiĝis, majstro Antono trovis la flavan perukon de Ĝepeto en siaj manoj, kaj Ĝepeto rimarkis, ke li havas la grizecan perukon de majstro Antono en la buŝo.
— Redonu mian perukon, — diris majstro Antono.
— Kaj vi la mian, kaj ni restarigu la pacon.
Kiam ĉiu reprenis sian propran perukon, la du maljunuletoj premis la manojn unu al la alia, kaj ĵuris resti bonaj amikoj por la tuta vivo.
— Do kamarado Ĝepeto, — diris la lignaĵisto signe de la restarigita paco, — kian komplezon vi deziras de mi ?
— Mi volus malgrandan lignopecon por fari al mi pupon, ĉu vi donos al mi unu ?
Majstro Antono, kontenta en si, iris tuj preni de la tablo la lignopecon, kiu kaŭzis al li tiom da timoj. Sed ĝuste kiam li volis transdoni ĝin al la amiko, la peco ekskuis sin, perforte elglitis el liaj manoj, kaj komencis sovaĝe frapi la malgrasajn krurojn de tiu malfeliĉa Ĝepeto.
— Oj ! Ĉu vi havas la belan kutimon, majstro Antono, tiel transdoni donacojn ? Vi min preskaŭ lamigis !
— Mi ĵuras, ke ne estis mi !
— Ĉu do mi ?
— La kulpo estas tute de ĉi tiu ligno...
— Mi scias, ke ĝi estas de ligno : sed estis vi, kiu frapis al mi la krurojn.
— Mi vin ne batis !
— Mensogulo !
— Ĝepeto, ne ofendu min, alie mi nomos vin Polento !...
— Azeno !
— Polento !
— Mulego !
— Polento !
— Simiaĵo !
— Polento !
Aŭdante jam la trian fojon, ke oni nomas lin Polento, Ĝepeto sentis nebuliĝi la okulojn, kaj ĵetis sin sur la lignaĵiston.
Post la finiĝo de la batalo troviĝis du pliaj skrapoj sur la nazo de majstro Antono kaj du malpliaj butonoj sur la jako de lia kontraŭulo. Aranĝinte tiamaniere la kontojn, ili reciproke premis la manojn, kaj ĵuris resti bonaj amikoj por la tuta vivo.
Dume Ĝepeto prenis al si la neordinaran lignopecon, dankis majstron Antono, kaj lamante reiris al sia hejmo.

3 Hejmenirinte Ĝepeto tuj komencas skulpti la marioneton. Li donas al ĝi la nomon Pinokjo. La unuaj bubaĵoj de la marioneto

La hejmo de Ĝepeto estis teretaĝa ĉambreto, kiu ricevis la lumon de subŝtuparejo. La meblaro ne povis esti pli simpla : unu malbona seĝo, unu ne tre bona lito kaj unu tableto tute kaduka. En la fonda muro vidiĝis kameneto kun bruligita fajro ; sed la fajro estis pentrita, kaj super la fajro pendis poto, same pentrita, kiu gaje bolis kaj eligis fumonubon ; ĝi aspektis ververa fumo.
Enirinte la domon, Ĝepeto senprokraste prenis instrumentojn, kaj komencis ĉizi kaj fajli la marioneton.
— Kiun nomon mi donu al ĝi ? — li demandis en si. — Mi nomos ĝin Pinokjo. Ĉi tiu nomo alportos feliĉon. Mi konis tutan familion de Pinokjoj : patron Pinokjo, patrinon Pinokja kaj infanojn Pinokjo, kaj ĉiuj vivis tre bone.
La plej riĉa el ili petadis almozon.
Trovinte nomon al sia marioneto, li rekomencis diligente labori ; post nelonge li elĉizis la harojn, poste la frunton kaj la okulojn.
Imagu lian miron, kiam elforminte la okulojn, li rimarkis, ke ili moviĝas kaj fikse - firme observas lin.
Vidante, ke li estas observata de tiuj lignookuloj, li preskaŭ ekfartis malbone, kaj diris kun ofendiĝema voĉo :
— Lignookulaĉoj, kial vi min rigardas ?
Neniu respondo.
Post la okuloj do li ĉizis la nazon ; sed apenaŭ farita, ĝi komencis kreski : kaj kreskis, kreskadis, kaj dum kelkaj minutoj ĝi fariĝis nazego, neniel inklina ĉesi.
La malfeliĉa Ĝepeto klopodis retranĉi ĝin ; sed ju pli li tranĉadis kaj mallongigadis ĝin, des pli impertinente ĝi kreskis.
Post la nazo li elĉizis la buŝon.
Li ankoraŭ ne finis, kiam ĝi subite ekridis, kaj komencis lin moki.
— Ĉesu ridi ! — diris Ĝepeto ofendite, sed li parolis kvazaŭ al muro.
— Ĉesu ridi, mi ripetas ! — li kriis per minaca voĉo.
Tiam la buŝo ĉesis ridi, sed tutlonge elŝovis la langon.
Ĝepeto, por povi fini la aferon, ŝajnigis ne rimarki ĝin, kaj laboris plu.
Post la buŝo li elĉizis al ĝi mentonon, poste kolon, ŝultrojn, ventron, brakojn kaj manojn.
Apenaŭ li finis pri la manoj, li sentis, ke la peruko preniĝas de sur lia kapo. Li rigardis supren, kaj kion li vidas ?
Li vidas sian flavan perukon en la manoj de la pupo.
— Pinokjo !... tuj redonu mian perukon !
Kaj anstataŭ redoni, Pinokjo metis la perukon sur sian kapon, tiel ke preskaŭ li sufokiĝis sub ĝi.
Pro tiu impertinenta kaj malestima konduto Ĝepeto fariĝis tiel malgaja kaj mishumora, kiel neniam en la vivo : kaj turnante sin al Pinokjo, li diris al li :
— Filo bubo ! Vi ankoraŭ eĉ ne pretiĝis, kaj vi jam malhavas respekton al via patro ! Malbone, knabeto, malbone !
Kaj li forviŝis larmon.
Restis ankoraŭ farendaj la kruroj kaj piedoj.
Kiam Ĝepeto finfaris la piedojn, li sentis, ke piedo donas frapon sur lian nazopinton.
— Mi meritas tion ! — li diris en si. Mi devus pensi pli frue ! Nun jam estas malfrue.
Post tio li prenis la marioneton sub la akseloj, metis lin sur la plankon de la ĉambro por lin marŝigi.
La gamboj de Pinokjo estis rigidaj, ne povis moviĝi, tial Ĝepeto kondukis lin je lia mano por instrui lin meti regule piedon post piedo.
Kiam la gamboj de Pinokjo fleksiĝis, li komencis mem iri, eĉ kuri tra la ĉambro, fine li trovis la pordon, elsaltis sur la straton kaj ĵetis sin por forkuri.
Kaj la malfeliĉa Ĝepeto ek post li, tamen sen espereto atingi lin, ĉar tiu bubeto Pinokjo saltadis kiel leporo, kaj frapante siajn lignopiedojn sur la pavimo de la strato li faris tian bruon, kvazaŭ dudek paroj da kamparanaj lignoŝuoj marŝus.
— Kaptu lin ! Kaptu lin ! — kriis Ĝepeto. Sed la pasantoj, kiam ili vidis tiun lignofiguron kurantan kiel vento, haltis ravitaj por rigardi lin, kaj ridis, ridis tiel, ke imagi malfacilas.
Fine la bona hazardo venigis renkonte ĝendarmon, kiu aŭdante la bruon kaj kredante, ke temas pri forkurinta ĉevalido, metis sin sur la vojmezon kun disstreĉitaj kruroj kun la firma intenco, haltigi ĝin kaj malhelpi, ke okazu pli granda malfeliĉo.
La ĝendarmo, sen formovi sin de la loko, kaptis lin fikse - firme ĉe la nazo ( ĝi estis ekstreme granda nazego, ŝajne farita por tio, ke ĝendarmoj kaptu ĝin ), kaj transdonis lin en la proprajn manojn de Ĝepeto, kiu, por rebonigi lin, volis tuj tiri liajn orelojn. Sed imagu, kiel li ekmiris, kiam serĉante la orelojn, li ne trovis ilin : kaj ĉu vi scias, kial ? Ĉar en la hasto skulpti la marioneton, li forgesis ilin fari.
Do li prenis lin ĉe la nuko, kaj dum li rekondukis lin hejmen, li diris al li kun minaca kapbalanco :
— Ni iru hejmen. Hejme, ne dubu, ni aranĝos la konton !
Je tiu prediko Pinokjo ĵetis sin sur la teron, kaj ne volis pluiri. Dume gapuloj kaj nenifaruloj komencis halti kaj grupiĝi ĉirkaŭ ili.
Iu diris tion, alia alion.
— Malfeliĉa marioneto ! — kompatis kelkaj. — Li pravas, ke li ne volas hejmeniri ! Kiu scias, kiel terure trabatus lin tiu fihomo Ĝepeto !
Kaj aliaj malice aldonis :
— Ĉi tiu Ĝepeto ŝajnigas sin ĝentilhomo ! Sed li estas vera tirano al la knaboj ! Se oni lasas ĉi tiun kompatindan marioneton en liaj manoj, li kapablas disbati lin en mil pecojn !
Sume : tiom oni babilis, tiom oni parolis, ke la ĝendarmo lasis Pinokjon libera, kaj kondukis en malliberejon tiun malfeliĉulon Ĝepeto, kiu apenaŭ trovis vortojn por defendi sin, kaj nur ploris, kiel infano, kaj proksimiĝante al la malliberejo li singulte balbutis :
— Malfeliĉa fileto ! Kaj mi tieleklopodis fari lin bonega marioneto ! Sed la respondeco estas mia ! Mi devus esti pensiinta pli frue !
Kio poste okazis, estas nekredebla historio. Mi rakontos ĝin en la sekvaj ĉapitroj.

4 Aventuro de Pinokjo kun la Parolanta Grilo ; el ĝi ni ekscios, kiel tedas malbonajn knabojn, se iu pli saĝa ilin admonas

Nun mi rakontos al vi, geknaboj, ke dum oni kondukis la kompatindan, senkulpan Ĝepeton al la malliberejo, tiu knabaĉo Pinokjo, post kiam li liberiĝis el la ungoj de la ĝendarmo, pelis siajn piedojn tra la kampoj, por kiel eble plej baldaŭ reesti hejme ; kaj en la granda fervoro de kurado li trasaltis super fojnorakoj plej altaj, heĝoj el dornaj arbustoj kaj fosaĵoj plenaj de akvo, super kiaj kapablus trasalti nur kapridoj aŭ leporetoj, kiuj estas tre persekutataj de ĉasistoj.
Veninte antaŭ la domon, li trovis la pordon duonfermita. Li enpuŝis ĝin, eniris kaj riglinte la pordon, li falsidiĝis sur la plankon, kaj eligis suspiregon de kontento.
Sed tiu kontento nelonge daŭris, ĉar li ekaŭdis iun en la ĉambro, kiu diradis :
— Ĉirp- ĉirp - ĉirp !
— Kiu estas, kiu min vokas ? — demandis Pinokjo plena de timo.
— Estas mi !
Pinokjo turnis sin, kaj vidis antaŭ si grandan grilon, kiu malrapide grimpis sur la muro.
— Diru al mi, grilo, kiu vi do estas ?
— Mi estas la Parolanta Grilo, kaj loĝas jam de pli ol cent jaroj en ĉi tiu ĉambro.
— Sed nun la ĉambro estas mia, — respondis la marioneto, — kaj se vi volas fari al mi veran komplezon, foriru tuj, kaj eĉ ne returnu vin.
— Mi de ĉi tie ne foriros, — respondis la Grilo, — se antaŭe mi ne diros al vi iun grandan veron.
— Diru do kaj forportu vin !
— Ve al tiuj geknaboj, kiuj ribelas kontraŭ siaj gepatroj kaj kaprice forlasas la gepatran domon ! Neniam estos bone al ili en ĉi tiu mondo ; kaj pli aŭ malpli frue ili devos amare penti.
— Kantu, Grilĉjo, laŭplaĉe, eĉ se aĉe : sed mi scias, ke frumorgaŭ mi volas foriri de ĉi tie, ĉar se mi restos, okazos kun mi, kiel kun la ceteraj geknaboj : oni sendos min en lernejon, kaj ĉu pro emo aŭ tremo mi trudiĝos lerni.
Kaj por lernado, konfidence al vi mi malkaŝos, mi ĝuste ne havas emon, kaj min pli amuzas kuri post papilioj, grimpi sur arbojn kaj elpreni birdidojn el nestoj.
— Kompatinda malsaĝuleto ! Ĉu vi scias, ke se vi faros tiel, plenkreskinte vi fariĝos belega azeno, pri kiu ĉiuj ŝercos kaj ridos ?
— Silentu, Grilaĉo fivola ! — kriis Pinokjo.
Sed la grilo, kiu estis pacienca kaj saĝa, anstataŭ ofendiĝi pro tiu impertinenteco, daŭrigis kun la sama trankvila voĉo :
— Se vi ne bonvolas viziti lernejon, kial vi ne lernas almenaŭ metion por gajni honeste la ĉiutagan panon ?
— Ĉu vi volas, ke mi diru ? — respondis Pinokjo, kiu komencis perdi la paciencon. — Inter ĉiuj metioj de la tuta mondo ekzistas nur unusola, kiu vere estas laŭ mia plaĉo.
— Kaj tiu estus ?
— Tiu de manĝado, trinkado, dormado, amuzoj kaj vagabonda vivo de mateno ĝis vespero.
— Se oni sekvas vian konsilon, — diris la Parolanta Grilo kun sia kutima trankvilo, — ĉiuj, kiuj faras ĉi tiun metion, finas sian vivon preskaŭ ĉiam en malsanulejo aŭ malliberejo.
— Atentu, Grilaĉo fivola !... Se vi incitos min, ve al vi !
— Malfeliĉa Pinokjo ! Propradire mi vin kompatas !
— Kial vi min kompatas ?
— Ĉar vi estas marioneto, kaj kio estas pli malbona, vi havas lignan kapon.
Je ĉi lastaj vortoj Pinokjo salte leviĝis, ege furioza, kaptis lignomartelon de sur la benko kaj ĵetis ĝin kontraŭ la Parolantan Grilon.
Eble li ne pensis, ke tiu trafiĝos : sed malbonŝance li trafis lin ĝuste sur la kapo, tiel ke al la malfeliĉa Grilo apenaŭ restis spiro por eligi kelkajn ĉirpetojn, kaj li restis morte knedita sur la muro.

5 Pinokjo malsatas kaj serĉas ovon por fari fritaĵon ; sed en la plej bela momento la fritaĵo forflugas tra la fenestro

Intertempe komencis noktiĝi kaj ekmemorinte, ke li nenion manĝis, Pinokjo sentis murmuregon en la stomako, kio tre similis al apetito.
Sed apetito ĉe knaboj progresas rapide ; kaj fakte : post kelkaj minutoj la apetito de Pinokjo fariĝis malsato, kaj la malsato ŝanĝiĝis en lupan malsategon, tiel veran, ke oni povus tranĉi ĝin per tranĉilo.
La malfeliĉa Pinokjo subite kuris al la fajrujo, kie pendis poto bolanta, kaj rapidis malfermi ĝin por vidi, kio enestas, sed la poto estis... pentrita sur la muro. Imagu, kiel li sentis sin ! Lia nazo, jam ankaŭ sen tio sufiĉe oblonga, fariĝis almenaŭ kvar colojn pli longa.
Tiam li komencis kuradi tra la ĉambro, serĉante en ĉiuj tirkestoj, en ĉiuj rezervujoj por trovi iom da pano, eĉ se nur sekan krusteton de ĝi, oston postlasitan de hundo, iom da ŝima polento, fiŝosteton, kernon de ĉerizo, mallonge ĉion ajn por maĉi : sed li trovis nenion, grandan nenion, plejan nulon.
Kaj dume lia malsato kreskis kaj ĉiam pli : la malfeliĉa Pinokjo trovis nenian mildiĝon krom oscedi : kaj li eligis oscedegojn tiel longajn, ke foje - foje lia buŝo tiriĝegis ĝis la oreloj. Kaj post la oscedoj li kraĉis ; kaj li sentis, ke la stomako elflugas tra la buŝo.
Plorante kaj senesperiĝante, li tiam diris :
— La Parolanta Grilo pravis. Mi faris malbone, ke mi ribelis kontraŭ mia paĉjo, kaj forkuris el la hejmo... Se mia paĉjo estus ĉi tie, nun mi ne troviĝus rande de morto pro oscedoj ! Ho ! Kiel aĉa malsano estas la malsato !
Kaj jen tiam li ekvidis ion rondan kaj blankan inter la amaso de balaaĵoj, tre similan al kokina ovo. Fari salton kaj ĵetiĝi sur ĝin estis afero de minuteto. Kaj tio estis vere ovo.
Ne eblas priskribi la ĝojon de la marioneto : necesas imagi ĝin. Kredante tion preskaŭ sonĝo, li turnadis la ovon en la manoj, palpadis kaj kisadis ĝin, kaj inter kisoj li diris :
— Kaj nun kiamaniere mi ĝin pretigu ? Ĉu fari el ĝi fritaĵon ?... Ne, pli bone boligi ĝin en kaserolo !... Aŭ ĉu ĝi ne estus pli bongusta, se mi fritus ĝin en pato ? Aŭ male, mi kuiros ĝin malmola por eltrinki ĝin. Ne, plej rapide estas friti ĝin en kaseroleto aŭ pato : mi havas tro grandan deziron ĝin manĝi !
Dirite kaj farite : li metis paton sur la fajrujon, plenan de ardaĵoj : enverŝis anstataŭ oleo aŭ butero iom da akvo ; kaj kiam la akvo komencis vaporiĝi, tak !... li rompis la ŝelon de la ovo, kaj jamis ĝin enverŝi.
Sed anstataŭ blanko kaj flavo, salte eloviĝis kokido tre vigla kaj ĝentila, kiu faris ĝentilan klinon dirante :
— Mi tre dankas al vi, sinjoro Pinokjo, ke vi ŝparis al mi la penon rompi la ŝelon ! Ĝis revido, estu bona kaj salutu la hejmanojn !
Dirinte tion, ĝi disetendis la flugilojn, flugis sur la fenestron, ĝuste malfermitan, kaj malaperis tra ĝi el la vido.
La malfeliĉa knabo Pinokjo restis senmova kiel roko, kun okuloj fiksitaj, buŝo malfermita kaj ovoŝeloj en la manoj. Rekonsciiĝinte cetere de la unua konsterno li ekploris, ŝrikis, piedbatis la plankon pro senesperiĝo, kaj diris inter larmoj :
— Jen, la Parolanta Grilo pravis ! Se mi ne estus forkurinta el la hejmo, kaj se mia paĉjo estus ĉi tie, nun mi ne estus mortonta pro malsato ! Ho, kiel aĉa malsano estas la malsato !
Kaj ĉar la stomako daŭre murmuris al li, eĉ pli ol iam, kaj li ne sciis, kiel mildigi ĝin, li decidis eliri kaj fari ekskurson al la najbara vilaĝo, ĉar li esperis trovi bonkorulon, kiu regalos lin per iom da pano.

6 Pinokjo ekdormas kun piedoj sur braĝujo, kaj la sekvan matenon vekiĝas kun tute forbrulintaj piedoj

Furiozis ĝuste vintra noktaĉo. Tondris tamburege, kaj fulmis kvazaŭ incendio glutus la ĉielon, kaj malvarma, ŝira ventaĉo fajfis furioze, kaj levis senfinan polvonubon, sibligis kaj grincigis ĉiujn arbojn de la kamparo.
Pinokjo timegis fulmotondron... se malsato ne superis lian timon : kaj tiu estis sufiĉa kaŭzo al li por malfermi la pordon kaj ekiri ; per kelkcent saltoj, kun lango pendanta kaj spiregante kiel ĉashundo li atingis la finon de la vilaĝo.
Sed li trovis ĉion malluma kaj senhoma. La butikoj estis ŝlositaj, la fenestroj fermitaj : eĉ hundo ne vidiĝis sur la stratoj. Neniu signo de vivo.
Pinokjo, kaptita de malespero kaj malsato, pendigis sin tutforte sur la ŝnuro de pordsonorilo kaj tintigis, esperigante sin :
— Iu certe elmetos la kapon.
Vere aperis maljunuleto kun noktoĉapo sur la kapo, kaj tre kolere malsuprenkriis al li :
— Kion vi volas en tia horo ?
— Ĉu vi bonvolus doni al mi pecon da pano ?
— Atendu tie, mi tuj revenos, — respondis la maljunulo, kiu kredis, ke li havas aferon kun iu el knabaĉoj, kiuj amuzas sin nokte per tintigado ĉe fremdaj pordoj por ĝeni honestajn civitanojn.
Post duonminuto la fenestro remalfermiĝis, kaj li aŭdis la voĉon de la maljunulo :
— Substarigu vin, kaj etendu la ĉapelon !
Pinokjo, kiu ankoraŭ ne havis ĉapelon, paŝis pli proksimen, kaj subite sentis sin inundiĝi per sitelego da rubakvo, kiu malsekigis lin de la kapo ĝis la plandoj, kvazaŭ li estus florpoto de sekega geranio.
Li hejmeniris, malseka ĝishaŭte kaj duonmorta pro laco kaj malsato : kaj ĉar li malhavis forton eĉ por sin rektigi, li sidiĝis, metis la malsekajn kaj kotŝmiritajn piedojn sur braĝujon plenan de ardaĵo.
Kaj li ekdormis kaj dum la dormado liaj piedoj, kiuj estis el ligno, ekbrulis, kaj iom post iom karbiĝis, cindriĝis.
Kaj Pinokjo daŭre nur dormis, eĉ ronkis, kvazaŭ liaj piedoj estus tiuj de iu alia. Fine, post tagiĝo li vekiĝis, ĉar iu frapis ĉe la pordo.
— Kiu estas ? — li demandis oscedante kaj frotante la okulojn.
— Estas mi, — respondis voĉo.
La voĉo estis tiu de Ĝepeto.

7 Ĝepeto revenas hejmen kaj la kompatindulo donas sian kunportitan matenmanĝeton al la marioneto

La malfeliĉa Pinokjo, kies okulojn la sonĝo ankoraŭ vualis, ne rimarkis la piedojn, kiuj senreste forbrulis ; kaj tial apenaŭ li ekaŭdis la voĉon de sia paĉjo, li eksaltis de sur la tabureto por fortiri la riglilon ; sed anstataŭ tio, post du aŭ tri stumbloj li falsterniĝis sur la planko.
Kaj falante sur la plankon li faris bruon, kvazaŭ sako da kuleroj pluvus de sur la kvina etaĝo.
— Malfermu ! — kriis Ĝepeto dume el la strato.
— Paĉjo, mi ne povas, — respondis la marioneto plorante kaj ruliĝante sur la planko.
— Kial vi ne povas ?
— Ĉar oni formanĝis miajn piedojn.
— Kiu ilin formanĝis ?
— La kato, — diris Pinokjo, ekvidinte la katon, kiu amuzis sin, pelante lignerojn antaŭ si.
— Malfermu, mi diras, — ripetis Ĝepeto, — ĉar se ne, mi amare memorigos al vi tiun katon.
— Mi ne povas stariĝi, kredu min ! Oj, mi malfeliĉulo, oj mi malfeliĉulo ! Mi devos iri surgenue dum mia tuta vivo !...
Kredante, ke tiuj lamentoj estas nur plia bubaĵo de la marioneto, Ĝepeto pensis fini kun ĝi rapide, kaj li grimpis sur la muron kaj paŝis en la domon tra la fenestro.
Komence li volis fari, kion li decidis, sed kiam li vidis sian Pinokjon kuŝi sur la planko kaj vere sen piedoj, li sentis sian koron mildiĝi, kaj li prenis lin en la sinon, kisis, karesis kaj kaĵolis lin kaj kun larmegoj fluantaj sur la vangoj, li diris al li inter plorsingultoj :
— Pinokjo mia ! Kiel okazis, ke viaj piedoj forbrulis ?
— Mi ne scias, paĉjo, sed kredu, ke tio estis infera nokto kaj mi memoros ĝin, dum mi vivos. Tondris, fulmis, kaj mi estis tre malsata, kaj tiam la Parolanta Grilo diris al mi : ” Bone tiel, vi estis malbona, vi meritas tion ”, kaj mi respondis al li : ” Atentu, Grilo !... ”, kaj li diris al mi : ” Vi estas marioneto, vi havas lignokapon ”, kaj mi ĵetis lignan martelon kontraŭ lin, kaj li mortis, sed tio estis lia kulpo, ĉar mi ne volis mortigi lin, kion pruvas, ke mi metis kaserolon sur la fajron, sed la kokido elflugis kaj diris :
” ĝis revido... transdonu miajn salutojn al la hejmanoj ”, kaj la malsato ĉiam pliiĝis, pro kio tiu maljunulo en noktoĉapo elmetis la kapon tra la fenestro kaj diris : ” Substarigu vin kaj etendu la ĉapelon ”, kaj mi ricevis tiun sitelegon da akvo sur la kapon, peto de pano ja ne estas honto, ĉu ne ? Mi tuj reiris hejmen, kaj ĉar mi daŭre havis grandan malsaton, mi metis la piedojn sur la braĝujon por sekigi ilin, kaj vi revenis, kaj mi trovis ilin forbrulintaj, kaj dume mi daŭre havas malsategon, kaj malhavas piedojn ! Ih !... ih !... ih !... ih !
Kaj la malfeliĉa Pinokjo komencis plori kaj bleki tiel forte, ke oni aŭdis lin el kvinkilometra distanco.
Ĝepeto, kiu komprenis el tiu konfuza rakonto nur unu aferon, ke la marioneto sentas grandan malsaton, elprenis tri pirojn el la poŝo kaj transdonante ilin, li diris al Pinokjo :
— Ĉi tri pirojn mi ricevis por matenmanĝo : sed mi donos ilin volonte al vi. Manĝu ilin, ili servu je via sano !
— Se vi volas, ke mi manĝu, bonvolu ilin senŝeligi.
— Ĉu senŝeligi ? — miris Ĝepeto. — Neniam mi kredus, filo mia, ke vi estas tiel elektema kaj delikatbuŝa. En ĉi tiu mondo oni devas alkutimi manĝi ĉion, kaj ankaŭ knabetoj, ĉar oni ne povas scii, kio restos al ni. Ĉio povas okazi !
— Certe vi pravas, — rediris Pinokjo, — sed mi neniam manĝas frukton, kiu ne estas senŝeligita. Mi malŝatas ŝelojn.
Kaj tiam tiu bona homo Ĝepeto elpoŝigis tranĉileton, kaj kun senfina pacienco senŝeligis la tri pirojn ; la ŝelojn li kolektis sur la tablorando.
Kiam Pinokjo per du glutoj manĝis la unuan piron, li volis forĵeti la stumpon, sed Ĝepeto retenis lian brakon, dirante :
— Ne forĵetu ĝin : ĉio en ĉi tiu mondo povas utili por io.
— Sed stumpon mi ja ne manĝos ! — ekkriis la marioneto, kaj returnis sin kiel vipuro.
— Kiu tutcerte scias ? Ĉio povas okazi !... — ripetis Ĝepeto sen ekscitiĝi.
Fakto estas, ke la tri stumpoj — anstataŭ forĵetiĝi tra la fenestro — alviciĝis unu post alia al la ŝeloj sur la tablorando.
Kiam Pinokjo formanĝis, pli precize glutegis la tri pirojn, oscedis longege kaj diris ploreme :
— Mi ankoraŭ malsatas !
— Sed, fileto mia, mi havas nenion por doni al vi.
— Ĉu vere nenion ? Absolute nenion ?
— Se ne paroli pri ĉi tiuj stumpoj kaj ŝeloj.
— Nu, kion fari, — konsentis Pinokjo, — se ne troviĝas io alia, unu ŝelon mi povas manĝi.
Kaj li komencis maĉaĉi ĝin. Unue li iom fortiris la buŝon, sed dum spireto li malaperigis ĉiujn ŝelojn, poste ankaŭ la stumpojn, kaj kiam li manĝis ĉion, kontente li palpis sian ventron kaj diris ĝoje - gaje :
— Jen, fine mi sentas min bone !
— Ĉu vi nun vidas, — rimarkigis Ĝepeto, — ke mi pravis, kiam mi diris, ke oni ne estu tro elektema, nek tro delikatbuŝa. Kara mia, oni ne scias, kio restas al ni en ĉi tiu mondo. Ja ĉio povas okazi !

8 Ĝepeto refaras la piedojn al Pinokjo, kaj vendas sian mantelon por aĉeti al li abocolibron

Apenaŭ li satiĝis, la marioneto komencis plendi kaj plori, ĉar li volis havi paron da novaj piedoj.
Sed por puni lin pro la bubaĵo farita, Ĝepeto lasis lin plori kaj senesperadi dum duontago : poste li diris al li :
— Kial mi devus refari al vi la piedojn ? Ĉu por vidi, kiel vi denove forkuros el la domo ?
— Mi promesas, — diris Pinokjo inter plorsingultoj, — ke ekde nun mi reboniĝos...
— Ĉiuj infanoj ripetas la saman fabelon, kiam ili volas ion atingi, — respondis Ĝepeto.
— Sed mi ne estas kiel la ceteraj infanoj ! Mi estas pli bona ol ĉiuj, kaj ĉiam diras nur la veron. Mi promesas al vi, paĉjo, ke mi ellernos metion, kaj estos via konsolo kaj apogo dum via maljuneco.
Kvankam Ĝepeto montris sin nefleksebla, pleniĝis liaj okuloj de larmoj, kaj lia granda koro de kompato, kiam li vidis la malfeliĉan Pinokjon en tiel mizera stato, li respondis nenion : sed prenis instrumentojn plus du rektajn lignopecetojn, kaj metis sin al laboro kun fervoro plej granda.
Post horeto la piedoj komplete pretis, du piedoj sveltaj, belformaj, plenaj de vivo, kvazaŭ modelitaj de genia artisto.
Tiam Ĝepeto diris al la marioneto :
— Fermu la okulojn kaj dormu !
Kaj Pinokjo fermis la okulojn, kaj ŝajnigis, ke li dormas. Dum li kvazaŭdormis, Ĝepeto alfiksis ambaŭ piedojn al iliaj lokoj per gluo, solvita en peco de ovoŝelo. Li algluis ilin tiel perfekte, ke nenia signo de kunigo vidiĝis.
Apenaŭ la marioneto rimarkis, ke li ree havas piedojn, li eksaltis de sur la tablo, kie li kuŝis etendita, kaj faris mil saltojn kaj kapriolojn, kvazaŭ freneziĝinta pro la granda ĝojo.
— Rekompence por tio, kion vi faris al mi, — diris Pinokjo al sia paĉjo, — mi volas tuj viziti la lernejon.
— Brava knabo !
— Sed por viziti lernejon, mi bezonas iom da vestoj.
Ĝepeto, kiu estis malriĉa kaj ne formetis eĉ groŝon en la poŝon, faris al li vesteton el bunta papero, paron da ŝuoj el arboŝelo kaj bereton el panmolaĵo.
Pinokjo tuj kuris rigardi sin en la akvo de sitelo, kaj fariĝis tiel kontenta, ke pavumante li anoncis :
— Mi aspektas kvazaŭ sinjoro !
— Vere, — atentigis Ĝepeto, — tamen tenu en la menso : valoras ne la vesto, sed la enesto.
— Tio igas min memori, — aldonis la marioneto, — ke io ankoraŭ mankas al mi por iri en lernejon, io plej grava kaj necesa.
— Kaj tio estas ?
— Abocolibro.
— Vi pravas, sed kiel havigi ĝin ?
— Tre facile : iri al butiko kaj aĉeti ĝin.
— Kaj la monon ?
— Mi ne havas.
— Mi ankaŭ ne, — aldonis la bona maljunulo senhumore.
Kaj Pinokjo, kvankam li estis laŭnature gaja infano, same senesperiĝis : ĉar mizero, se ĝi venas, ĝin komprenas ĉiuj : ankaŭ infanoj.
— Atendu momenton ! — ekkriis Ĝepeto subite, kaj saltis sur la piedojn ; li surmetis la malnovan mantelon plenan de flikaĵoj kaj riparoj, kaj rapidis el la domo. Post momento li revenis kun abocolibro en la mano, sed la mantelo mankis sur li. La kompatinda homo restis en nura ĉemizo, dum ekstere neĝis.
— Kaj la mantelo, paĉjo ?
— Mi ĝin vendis.
— Kial vi ĝin vendis ?
— Ĉar estis varme al mi.
Pinokjo flugrapide komprenis tiun respondon, kaj ne povis bremsi la impeton de sia bona koro, saltis sur la kolon de Ĝepeto, kaj kovris lian vizaĝon per miloj da kisoj.

9 Pinokjo vendas la abocolibron por viziti pupteatron

Apenaŭ ĉesis neĝi, Pinokjo ekiris kun sia nova, bela abocolibro sub la brako sur la vojo al la lernejo.
Dumvoje li turnadis mil fantaziaĵojn en la kapo, konstruis aerkastelojn, unu pli belan ol la alia. Kaj konversaciante kun si, li diris :
— Hodiaŭ mi rapide ellernos legi en la lernejo, morgaŭ skribi kaj postmorgaŭ mi alproprigos la kalkuladon. Post tio mi gajnos multan monon per mia scio, kaj por la mono unuafoje ricevita mi aĉetos al mia paĉjo belan mantelon el bona ŝtofo. Sed kion mi diras, ĉu el bona ŝtofo ?
Tute oran kaj arĝentan mi farigos al li, kun briliantaj butonoj. Ja tiu kompatindulo vere meritas tion, ĉar por aĉeti al mi libron kaj instruigi min, li restis en nura ĉemizo... en tia frosto ! Nur paĉjoj kapablas je tiaj oferoj !
Dum tiel kortuŝite li parolis en si, ŝajnis al li aŭdi de malproksime flaĝoletan muzikon kaj tamburfrapojn : pipi - pi, pi- pi- pi, bum - bum - bum.
Li haltis, streĉe ekaŭskultis. La sonoj venis el fundo de longega krucostrato, kiu kondukis al malgranda vilaĝeto sur la marbordo.
— Kio estas tiu muziko ? Bedaŭrinde, mi devas iri en la lernejon, se ne...
Kaj tiam li embarasiĝis. Tamen necesis iel decidi : aŭ en la lernejon, aŭ aŭskulti la flaĝoletojn.
— Hodiaŭ mi iros aŭskulti la flaĝoletojn kaj morgaŭ en la lernejon : por iri en lernejon ja ĉiam tempas, — diris fine tiu bubo, kaj levis la ŝultrojn.
Dirite, farite : li turnis sin en la krucostraton kaj ek, kure li impetis. Ju pli li kuris, des pli distinge li aŭdis la flaĝoletajn fajfojn kaj tamburajn tondrojn : pi- pi- pi, pipi - pi, bum - bum, bum - bum.
Kaj jen, subite li trovis sin meze de placo plena de homoj, kiuj tumultis ĉirkaŭ granda barako kun bunte farbita tegmento.
— Kio estas tiu barakego ? — demandis Pinokjo, turnante sin al knabeto el la vilaĝeto.
— Legu la afiŝon, kaj vi ekscios.
— Mi volonte ĝin legus, sed ĝuste hodiaŭ mi ne scias legi.
— Brave, bovo ! Do mi legos ĝin por vi. Do eksciu, ke sur tiu afiŝo estas skribite per fajreruĝaj literoj : Granda Pupteatro...
— Ĉu la prezentado jam delonge komenciĝis ?
— Nun ĝi komenciĝas.
— Kaj kiom kostas bileto ?
— Kvar groŝojn.
Pinokjo, kiun kaptis scivolemo, perdis ĉiujn konsiderojn, kaj demandis sen honto al la knabeto, kun kiu li parolis :
— Ĉu vi pruntedonus al mi kvar groŝojn ĝis morgaŭ ?
— Volonte mi donus, — respondis moke la alia, — sed ĝuste hodiaŭ mi ne povas prunti.
— Por kvar groŝoj mi vendos al vi mian jakon, — proponis al li tiam la marioneto.
— Kion mi faru per jaketo el bunta papero ? Se pluvos, neniel mi povos depreni ĝin.
— Ĉu vi volas aĉeti miajn ŝuojn ?
— Ili taŭgas nur por bruligi fajron.
— Kiom vi donos por mia bereto ?
— Bela varo, vere ! Bereto el panmolaĵo ! Musoj formanĝos ĝin de sur mia kapo !
Pinokjon pinĉis - puŝis senpacienco. Li pretis fari la lastan oferton : sed li ne kuraĝis, hezitis, ŝanceliĝis, suferis.
Fine li elbuŝigis :
— Ĉu vi donus al mi kvar groŝojn por ĉi tiu nova abocolibro ?
— Mi estas knabo, kaj aĉetas nenion de knaboj, — diris lia malgranda interparolanto, kiu estis multe pli saĝa ol li.
— Por kvar groŝoj mi aĉetos la abocolibron, — proponis brokantisto de vestoj, kiu kunaŭdis la konversacion.
Kaj la libro vendiĝis pli frue ol direble. Eĉ pensi terure : tiu kompatinda homo Ĝepeto restis hejme, tremante pro frosto en nura ĉemizo, nur ĉar li aĉetis abocolibron al sia filo !

10 La marionetoj rekonas sian fraton Pinokjo, kaj aranĝas por li grandiozan feston, sed ĝuste kiam estas plej amuze, aperas la teatrestro. Fajromanĝulo kaj Pinokjo riskas havi aĉan finon

Kiam Pinokjo paŝis en la pupteatron, okazis io, kio sekvigis preskaŭ revolucion.
Necesas scii, ke oni jam levis la kurtenon, kaj la komedio komenciĝis.
Sur la scenejo vidiĝis Arlekeno kaj Pulĉinelo, kiuj ĝuste kverelis unu kun la alia, kaj la situacio, kiel kutime, minacis per tio, ke ili regalos unu la alian per pluvego da vango - kaj bastonfrapoj.
La publiko tre atentis kaj skuiĝis de ridegoj aŭskultante la akran kvereladon de la du marionetoj, kiuj gestadis kaj traktis unu la alian per insultoj tiel versimile, kvazaŭ ili estus du raciaj estaĵoj, similaj al ni.
Kaj tiam neatendite, pro ia aŭ alia kaŭzo, Arlekeno ĉesis reciti, kaj turnis sin al la publiko, montris al iu en la fundo de la spektejo, kaj ekkriis kun drameca voĉo :
— Je ĉiuj dioj ! Ĉu mi sonĝas aŭ maldormas ? Ĉu tie malsupre mi vidas Pinokjon ?
— Prave - vere, estas Pinokjo ! — krias Pulĉinelo.
— Estas li mem ! — ŝrikas sinjorino Rozaŭra, kaj eligas la kapon en la fondo de la scenejo.
— Pinokjo, estas Pinokjo ! — ĥoras per laŭta eĥo ĉiuj marionetoj, kaj elsaltadas unu post alia el post la kulisoj.
— Tio estas Pinokjo ! Nia frato Pinokjo ! Vivu Pinokjo !
— Pinokjo, venu supren al mi, — vokas Arlekeno, — venu por ĵeti vin inter la brakojn de viaj lignofratoj !
Je tiu ĉi afabla invito Pinokjo faras eksalton en la fundo de la partero, impetas al la foteloj, kaj per alia saltego li jam svingiĝas sur la kapon de la direktisto de la orkestro, kaj de tie sur la scenejon.
Ne imageblas tiuj brakumoj, kolĉirkaŭpremoj, amikaj pinĉoj kaj kapofrapoj de vera kaj sincera frateco, kiujn Pinokjo ricevis meze de tia tumulto de la aktoroj kaj aktorinoj de tiu drama trupo.
La spektaklo estis emociiga, sendube : sed la publiko, kiu vidis, ke la komedio ne pluiras, perdis la paciencon kaj komencis kriadi :
— Ni volas la komedion, ni volas la komedion !
Vane oni uzis la buŝojn : ĉar la marionetoj, anstataŭ daŭrigi la prezentadon, duobligis la vokojn kaj jubilojn, kaj levinte Pinokjon sur la ŝultron, portis lin triumfire en la lumon de la antaŭscenejo.
En tiu momento eliris la marionetisto, homo tiel malbela, ke eĉ rigardeto al li elvokis teruron. Li havis peĉe nigran barbon, tiel longan, ke ĝi torentis de la mentono ĝis la tero : sufiĉas diri, ke kiam li marŝis, daŭre - ade li tretis ĝin per la piedoj. Lia buŝo larĝis kiel aperturo de forno, liaj okuloj ŝajnis lanternoj kun ruĝaj vitroj kaj flamanta fajro ene, kaj per la mano li klakigis vipon, kunplektitan el serpentoj kaj vulpovostoj.
Ĉe lia apero haltis en ĉiuj la spiro. Oni povis aŭdi muŝoflugon. Tiuj malfeliĉaj marionetoj, inaj kaj viraj, tremis kiel folioj de arboj.
— Kial vi venis perturbi mian teatron ? — priblekis la marionetisto Pinokjon per voĉo simila al tiu de grave malvarmuminta giganto.
— Kredu min, estimata sinjoro, ne mia kulpo.
— Nun sufiĉas ! Hodiaŭ vespere ni aranĝos la konton.
Kaj fakte, kiam la komedio finiĝis, la marionetisto iris en la kuirejon, kie por vespermanĝo li preparis al si belan ŝafon trapikitan per rostostango, kiun li malrapide turnadis super la fajro. Kaj ĉar mankis ligno por trarosti kaj ruĝecigi ĝin, li alvokis Arlekenon kaj Pulĉinelon, kaj ordonis al ili :
— Portu al mi la marioneton, kiun vi vidos pendi sur najlo. Ŝajnas al mi, ĝi estas farita el tre seka ligno, kaj mi certas, ke se mi ĵetos ĝin sur fajron, ĝi donos belegajn flamojn por la rostado.
Arlekeno kaj Pulĉinelo komence hezitis, sed terurite de oblikva alrigardaĉo de sia mastro, ili obeis : post momento ili reiris en la kuirejon, portante surbrake la malfeliĉan Pinokjon, kiu elglitinte el iliaj brakoj, kiel fiŝo el akvo, ŝrikis senespere :
— Paĉjo mia, savu min ! Mi ne volas morti, mi ne volas morti !

11 Fajromanĝulo ternas kaj indulgas Pinokjon, kiu siavice savas sian amikon Arlekenon de la morto

La marionetisto Fajromanĝulo ( ĉar tiel oni nomis lin ) aspektis terure, mi ne kuraĝus aserti malon, ĉefe pro sia nigra barbaĉo, kiu, kiel antaŭtuko, plene kovris lian bruston ; tamen vere kaj fakte li ne estis malbonulo. Kion pruvas ankaŭ, ke kiam li vidis alporti tiun malfeliĉan Pinokjon, kiu baraktis en ĉiuj direktoj kaj kriadis ” Mi ne volas morti, mi ne volas morti ! ”, li subite komencis kortuŝiĝi kaj mildiĝi, kaj post momento da rezistado, li ne povis plu, kaj ellasis sonoran ternegon.
Je tiu terno la vizaĝo de Arlekeno, ĝis tiam afliktita kaj malĝoja kiel plorsaliko, ekserenis de ĝojo, kaj klinante sin al Pinokjo, li flustris al li :
— Bona novaĵo, frateto. La marionetisto ternis, kio estas signo, ke lin kaptis kompato, vi do estas savita.
Necesas ja scii, ke dum iuj homoj, sentante kompaton al iu aŭ ploras aŭ almenaŭ ŝajnigas viŝi la larmojn, Fajromanĝulo agis male : ĉiufoje, kiam li profunde emociiĝis, li ekhavis la strangan emon terni.
Tio estis la kutima maniero, montri la sentemon de lia koro.
Terninte, la marionetisto daŭrigis montri sin severa, kriis al Pinokjo :
— Ĉesu plori !... Viaj lamentoj tiklas min ĉi tie, en la fundo de mia stomako... mi sentas tian tiklon, ke mi preskaŭ... Et - ĉi ! Et - ĉi ! — kaj li ellasis du pliajn ternojn.
— Restu sana ! — diris Pinokjo.
— Dankon ! Ĉu via paĉjo kaj via panjo ankoraŭ vivas ?
— demandis lin Fajromanĝulo.
— Paĉjo jes, panjon mi neniam konis.
— Kiu scias, kiel malplaĉus al via maljuna patro, se mi ĵetigus vin sur tiujn ardantajn karbojn ! Malfeliĉa maljunulo ! Mi kompatas lin !... Eĥ - ĉi, eĥ - ĉi, eĥ - ĉi, — kaj li faris tri aliajn ternojn.
— Restu sana ! — bondeziris Pinokjo.
— Dankon ! Cetere oni devas kompati ankaŭ min, ĉar kiel vi vidas, mi ne plu havas lignon por trarostigi tiun ŝafaĵon, kaj vi, mi devas diri al vi la veron, povus fari al mi grandan servon ! Sed nun mi kompatemas : kion fari ?
Anstataŭ vin mi ĵetos iun alian pupon el la grupo sub la rostostangon... He, ĝendarmoj !
Je tiu komando ekaperis du lignaj ĝendarmoj, altegaj kaj tre sekaj, kun trikorna ĉapelo sur la kapo kaj eltirita glavo en la mano.
Pene spirante la marionetisto ordonis al ili :
— Kaptu al mi Arlekenon, zorge ligu kaj ĵetu lin sur la fajron. Mi volas, ke mia ŝafaĵo bone trarostiĝu.
Imagu la malfeliĉan Arlekenon ! Lin kaptis tia teruro, ke la gamboj fleksiĝis al li, kaj li falis kun vizaĝo sur la teron.
Vidante tiun korŝiran scenon, Pinokjo ĵetis sin antaŭ la piedojn de la marionetisto, torente ekploris, banis per larmoj ĉiujn harojn de la longega barbo de la marionetisto, kaj komencis petegi lin kun humila voĉo :
— Indulgon, sinjoro Fajromanĝulo !
— Ĉi tie ne estas sinjoroj !... — krude respondis la marionetisto.
— Indulgon, sinjoro Kavaliro !
— Ĉi tie ne estas kavaliroj !
— Indulgon, sinjoro Komandanto !
— Ĉi tie ne estas komandantoj !
— Indulgon, Ekscelenco !
Aŭdante nomi sin ekscelenco, la marionetisto rondigis la buŝon je rideto, kaj fariĝinte subite pli bonkora kaj milda ol iam, li diris al Pinokjo :
— Kion do vi volas de mi ?
— Mi petas pardonon por la malfeliĉa Arlekeno !
— Ĉi tie ne temas pri pardono. Se mi vin ŝparis, lin mi devas ĵeti sur fajron, ĉar mi volas, ke mia ŝafo bone trarostiĝu.
— En tia kazo, — kriis Pinokjo fiere, kaj rektigis sin, forĵetis sian bereton el panmolaĵo, — en tia kazo mi konas mian devon. Ek, sinjoroj ĝendarmoj ! Ligu kaj ĵetu min inter tiujn flamojn. Ne estas juste, ke la malfeliĉa Arlekeno, mia vera amiko, mortu anstataŭ mi !
Ĉi tiuj vortoj, elparolitaj kun alta voĉo kaj heroa akcento movis al ploro ĉiujn marionetojn, kiuj ĉeestis la scenon. Eĉ la ĝendarmoj, kvankam faritaj el ligno, ploris kiel du ĵusnaskitaj ŝafidoj.
Fajromanĝulo restis komence malmola kaj neŝancelebla kiel roko, sed post momento iom post iom ankaŭ li emociiĝis kaj ekternis. Kaj terninte kvar - aŭ kvinfoje, kortuŝite li disetendis la brakojn, kaj diris al Pinokjo :
— Vi estas knabo tre brava ! Venu al mi, donu kison.
Pinokjo tuj alkuris, kaj grimpante sciure tra la barbo de la marionetisto, metis belegan kison sur lian nazopinton.
— Ĉu mi estas indulgita ? — demandis la kompatinda Arlekeno kun voĉeto apenaŭ aŭdebla.
— Vi estas indulgita ! — respondis Fajromanĝulo : poste aldonis suspirante kaj balancante la kapon : — En ordo !
Ĉi tiun vesperon mi rezignas kaj manĝos duonkrudan ŝafon, sed alian fojon ve al tiu, kiu kolerigos min !
Sciiĝinte pri la indulgo, ĉiuj marionetoj elkuris sur la scenejon, bruligis lampojn kaj lampionojn, kiel en festa vespero, kaj komencis saltadi, dancadi. Venis matenkrepusko, ili ankoraŭ ne ĉesis.

12 Fajromanĝulo donacas kvin orajn monerojn al Pinokjo, por ke li portu ilin al sia paĉjo Ĝepeto ; sed anstataŭe, Pinokjo lasas sin superruzi de la Vulpo kaj Kato, kaj foriras kun ili

La sekvan tagon Fajromanĝulo flankenvokis Pinokjon, kaj demandis lin :
— Kiel nomiĝas via patro ?
— Ĝepeto.
— Kiun metion li praktikas ?
— Tiun de malriĉulo.
— Ĉu li multon perlaboras ?
— Li perlaboras tiom, kiom sufiĉas, por ke ne restu al li eĉ groŝo en la poŝo. Imagu, por aĉeti al mi la abocolibron, li devis vendi sian ununuran mantelon, kiun li surhavis : mantelon flikitan kaj riparitan, tute ĉifonan.
— Kompatinda mizerulo ! Li preskaŭ igas min kompati lin. Jen kvin oraj moneroj. Ekiru tuj, portu ilin al li, kaj salutu lin en mia nomo.
Pinokjo, oni povas facile imagi, multfoje dankis la marionetiston, brakumis ĉiujn marionetojn de la trupo unu post alia, ankaŭ la ĝendarmojn, kaj ekster si pro la ĝojo, li ekiris al sia hejmo.
Sed li ankoraŭ ne postlasis duonkilometron, kiam sur la vojo li renkontiĝis kun Vulpo, lama je unu piedo, kaj kun Kato, blinda je ambaŭ okuloj, kiuj tie marŝis helpante unu la alian, kiel bonaj kamaradoj en malfeliĉo. La Vulpo, kiu estis lama, apogis sin sur la katon : kaj la Kato, kiu estis blinda, lasis sin gvidi de la Vulpo.
— Bonan tagon, Pinokjo ! — alparolis lin la Vulpo per ĝentila saluto.
— Kiel vi konas mian nomon ? — demandis la marioneto.
— Mi bone konas vian patron.
— Kie vi lin vidis ?
— Hieraŭ mi vidis lin antaŭ lia domo.
— Kaj kion li faris ?
— Staris en nura ĉemizo, kaj tremis pro frosto.
— Malfeliĉa paĉjo ! Sed ekde nun, se Dio volas, li ne plu tremos !
— Kial ?
— Ĉar mi fariĝis granda sinjoro.
— Granda sinjoro, ĉu vi ? — miris la Vulpo kaj komencis ridi per rido akra kaj moka ; ankaŭ la Kato ridis, sed por ne montri, li antaŭkombis la lipharojn per la piedoj.
— Vi ridas sen kialo, — kriis Pinokjo ofendite. — Mi vere bedaŭras, ke mi devas kunfluigi la salivon en via buŝo, sed jen vidu, se vi komprenas pri la afero : kvin plej belaj oraj moneroj.
Kaj li elpoŝigis la monerojn, donacitajn de Fajromanĝulo.
Je la simpatia tintado de la moneroj, la Vulpo, per kontraŭvola movo, alŝovis la piedon ŝajne paralizitan, kaj la Kato malfermegis ambaŭ okulojn, similajn al du verdaj lanternoj, sed poste li tuj refermis ilin, tiel ke Pinokjo rimarkis nenion.
— Kaj nun, — demandis lin la Vulpo, — kion vi volas fari kun tiuj moneroj ?
— Antaŭ ĉio, — respondis la marioneto, — mi volas aĉeti al mia paĉjo belan novan mantelon el oro kaj arĝento kaj butonoj el brilianto : poste mi volas aĉeti abocolibron al mi.
— Al vi ?
— Jes ja : mi volas iri en lernejon, kaj diligente lerni.
— Rigardu min, — diris la Vulpo, — pro la stulta emo al lernado mi perdis unu gambon.
— Rigardu min, — diris la Kato, — pro la stulta emo al lernado mi perdis ambaŭ okulojn.
En tiu momento ekĉirpis blanka merlo, kiu kaŭris sur arbusto ĉe la vojrando, kaj diris :
— Pinokjo, ne sekvu la konsilojn de malbonaj kamaradoj : alie vi pentos !
Malfeliĉa Merlo, se nur neniam li dirus tion ! La Kato per granda salto ĵetis sin sur ĝin, kaj ne donante al li eĉ minuteton por diri ” oj ”, manĝis lin per unu gluto, kune kun plumoj kaj ĉio cetera.
Kiam la Kato manĝis lin kaj viŝis la buŝon, li refermis la okulojn, kaj denove ŝajnis blindulo, kiel antaŭe.
— Malfeliĉa Merlo ! — diris Pinokjo al la Kato, — kial vi traktis lin tiel malbone ?
— Mi volis doni al li lecionon. Tiamaniere li lernos, ke alifoje li ne intermiksiĝu en la interparoladon de aliuloj.
Ili faris pli ol la duonon de la vojo, kiam la Vulpo subite haltis, kaj demandis la marioneton :
— Ĉu vi volus duobligi viajn orajn monerojn ?
— Pardonon ?
— Ĉu vi volas fari el kvin mizeraj zekinoj cent, mil, dumil ?
— Ja certe ! Sed kiamaniere ?
— La maniero estas simplega. Anstataŭ reiri hejmen, vi devus veni kun ni.
— Kaj kien vi volas konduki min ?
— En la landon Azenio.
Pinokjo iom enpensiĝis, poste diris decideme :
— Ne, mi ne volas iri tien. Nun mi estas proksime al mia hejmo, kie troviĝas mia paĉjo, kiu atendas min. Kiu scias, kiel multe li suspiradis hieraŭ, ne vidante min reveni. Bedaŭrinde mi estis malbona filo, kaj la Parolanta Grilo pravis, kiam li diris : ” Al neobeemaj knaboj ne povas esti bone en ĉi tiu mondo ”. Kaj mi spertis tion sur la propra haŭto, ĉar al mi okazis multaj malfeliĉoj, kaj ankaŭ hieraŭ vespere en la domo de Fajromanĝulo mi kuris en danĝeron... Brrr ! Frostotremo trakuras mian dorson, se mi nur pensas pri tio !
— Do, — diris la Vulpo, — ĉu vere vi volas hejmeniri ?
— Nu iru, sed vi pentos !
— Sed vi pentos ! — ripetis la Kato.
— Pripensu, Pinokjo, kial vi depuŝas vian bonŝancon ?
— Vian bonŝancon, — ripetis la Kato.
— Viaj kvin zekinoj fariĝus de hodiaŭ al morgaŭ dumil.
— Dumil ! — ripetis la Kato.
— Sed kiel eblas, ke ili tiom opiĝas ? — demandis Pinokjo, forgesante fermi la buŝon pro la miro.
— Tuj mi al vi klarigos, — diris la Vulpo. — Oni devas scii, ke en la lando Azenio troviĝas benita kampo, nomata de ĉiuj Kampo de Mirakloj. Vi fosos malgrandan truon sur tiu kampo, kaj enmetos ekzemple unu zekinon.
Poste vi kovros la truon per ioma tero : priŝprucigos ĝin per du siteloj da fontakvo, surŝutos pinĉon da salo, kaj vespere vi iros trankvile dormi. Dume, nokte la zekino ekĝermos kaj ekfloros kaj la sekvan matenon, reirante ĉe sunapero al la kampo, kion vi trovos ? Vi trovos belan arbon, kovre plenan de tiom da oraj zekinoj, kiom matura spiko havas grajnojn en junio.
— Tiel do, — diris Pinokjo ĉiam pli mire, — se mi semus sur tiu kampo miajn kvin zekinojn, kiom mi trovus sekvamatene ?
— Facilege elkalkuli, — respondis la Vulpo, — uzu nur la fingrojn. Ni supozu, ke ĉiu zekino fruktos al vi grapolon da kvincent zekinoj : obligu do kvincent per kvin, kaj sekvamatene tintos dumil kvincent zekinoj en via poŝo.
— Ho, kiel bele ! — suspiris Pinokjo, dancante pro ĝojo.
— Se mi rikoltos ĉi tiujn zekinojn, mi prenos al mi dumil, kaj la restintajn kvincent mi donacos al vi.
— Donacos al ni ? — kriis la Vulpo indignite kaj ofendite. Dio gardu vin de tio !
— Dio gardu vin de tio ! — ripetis la Kato.
— Ni laboras, — reparolis la Vulpo, — ne por fia intereso : ni laboras nur por riĉigi aliulojn.
— Aliulojn ! — ripetis la Kato.
— Kiaj bravaj homoj ! — pensis en si Pinokjo : kaj forgesante pli ol tuj pri sia paĉjo, la nova mantelo, abocolibro kaj pri ĉiuj bonaj decidoj faritaj, diris al la Vulpo kaj Kato :
— Do ek, ni iru ! Mi sekvas vin.

13 La gastejo ” La Ruĝa Krabo ”

Ili marŝis, marŝadis, kaj fine ĉe vesper - krepusko, morte lacaj, ili venis al la gastejo ” La Ruĝa Krabo ”.
— Ni haltu ĉi tie momenton, — diris la Vulpo, — por manĝi iom kaj ripozi kelkajn horetojn. Kaj noktomeze ni ekiros por atingi frumorgaŭ la Kampon de Mirakloj.
Enirinte la gastejon, ili ĉiuj sidiĝis al tablo, sed neniu el ili havis apetiton.
La malfeliĉa Kato, sentante la stomakon difektita, povis manĝi nenion alian, nur tridekkvin triglojn en tomata saŭceto kaj kvar porciojn da tripoj kun Parma fromaĝeto : kaj ĉar la tripoj ne ŝajnis al li sufiĉe kondimentitaj, trifoje li portigis al si buteron kaj raspitan fromaĝon.
Ankaŭ la Vulpo volonte senplumigus ion : sed ĉar la kuracisto preskribis al li severan dieton, li devis kontentiĝi per unu simpla leporo kun plej malpeza garnaĵeto el grasigitaj koketoj kaj virkokoj same junaj.
Post la leporaĵo li mendis, — por revigligi la apetiton — frikasaĵon el perdrikoj, kunikloj, ranoj, lacertoj kaj paradizaj vinberoj ; plue li volis nenion alian. Li tiel naŭziĝis de la nutraĵo, li diris, ke li povis meti nenion en la buŝon.
Kiu plej malmulte manĝis, estis Pinokjo. Li mendis unu kvaronnukson kaj unu panangulon, kaj lasis ĉion sur la telero. La malfeliĉan fileton, kiu kun siaj pensoj restadis daŭre sur la Kampo de Mirakloj, trafis antaŭa misdigesto pro la oraj moneroj.
Kiam ili finis la vespermanĝon, la Vulpo diris al la gastejestro :
— Donu al ni du bonajn ĉambrojn, unu por sinjoro Pinokjo kaj unu por mi kaj mia kamarado. Antaŭ ol ekiri, ni bezonas dormeton. Sed ne forgesu veki nin noktomeze, ĉar ni volas daŭrigi la vojaĝon.
— Jes, sinjoroj, — respondis la gastejestro kaj okulumis al la Vulpo kaj Kato kvazaŭ dirante : ” Mi scias, kion vi volas diri, ni bone komprenas unu la alian. ” Enlitiĝinte Pinokjo ekdormis dum palpebrumeto kaj komencis sonĝi. Kaj sonĝante ŝajnis al li troviĝi meze de kampo : kaj tiu kampo plenis de arbetoj, ŝarĝitaj de grapoloj, kaj tiuj plenplenis de oraj zekinoj, kaj kiam la vento balancis ilin, aŭdiĝis tin, tin tin, kvazaŭ ili volus diri : ” Kiu volas nin, venu preni nin ! ” Sed ĝuste kiam Pinokjo etendis la manon por pluki manplenon da tiuj belaj moneroj kaj enpoŝigi ilin, li abrupte vekiĝis pro tri potencaj frapoj sur la pordo de sia ĉambro.
Venis la gastejestro por diri al li, ke la horloĝo sonoris je noktomezo.
— Ĉu miaj kamaradoj jam pretas ? — demandis lin la marioneto.
— Pli ol pretas ! Ili ekiris antaŭ du horoj.
— Kial ili tiel rapidis ?
— Ĉar la Kato ricevis mesaĝon, ke la plej granda katido, malsana je frostoŝvelo sur la piedoj, troviĝas en vivdanĝero.
— Kaj ĉu ili pagis la vespermanĝon ?
— Kiel vi pensas ? Ili estas tro bone edukitaj por tiel ofendi vian moŝton.
— Domaĝe ! Tia ofendo tre plaĉus al mi ! — diris Pinokjo gratante al si la kapon.
Poste li demandis :
— Kaj ĉu tiuj bonaj amikoj diris al vi, kie ili min atendos ?
— Sur la Kampo de Mirakloj, morgaŭ ĉe sunleviĝo.
Pinokjo pagis unu zekinon por sia vespermanĝo kaj tiuj de siaj kamaradoj, kaj ekiris.
Sed oni povas diri, ke li iris palpe, ĉar ekster la gastejo estis tiel mallume, ke oni ne vidis de paŝo al paŝo. En la kamparo ĉirkaŭe ne aŭdiĝis eĉ susurado de folioj. Nur kelkaj noktaj birdaĉoj — traflugante la vojon de unu arbedo al la alia — tuŝis per la flugiloj la nazon de Pinokjo, kiu retrocedis pro timo, kaj kriadis : Kiu estas tie ? — kaj la eĥo de la ĉirkaŭaj montetoj ripetis malproksime : ” Kiu estas tie ? kiu estas tie ? kiu estas tie ? ” Intertempe, dum la marŝado li ekvidis sur arbotrunko besteton, eligantan palan kaj nefortan lumon, simile al noktolampeto kun diafana porcelana ujo.
— Kiu vi estas ? — demandis Pinokjo.
— Mi estas la ombro de la Parolanta Grilo, — respondis la besteto kun apenaŭ aŭdebla voĉeto, kiu ŝajnis veni el la transmondo.
— Kion vi volas de mi ? — demandis la marioneto.
— Mi volas doni al vi konsilon. Returnu vin, kaj portu la restintajn kvar zekinojn al via malfeliĉa patro, kiu ploras kaj perdas la esperon pro tio, ke li vin ne plu vidas.
— Morgaŭ mia paĉjo fariĝos granda sinjoro, ĉar ĉi kvar zekinoj pliobliĝos al dumil.
— Ne fidu, filo mia, al tiuj, kiuj promesas riĉigi vin de mateno ĝis vespero. Kutime ili estas aŭ frenezuloj aŭ trompistoj ! Kredu al mi, returnu vin !
— Sed mi volas iri ĝuste antaŭen.
— Estas malfrua horo.
— Mi volas iri plu.
— La nokto estas malluma...
— Mi volas iri plu.
— La strato estas danĝera...
— Mi volas iri plu.
— Ne forgesu, ke knaboj, kiuj volas agi laŭ propra kapo kaj kapricoj, pli aŭ malpli frue pentos.
— Kanto kutima. Bonan nokton, Grilo.
— Bonan nokton, Pinokjo, ke la ĉielo savu vin de rosego kaj murdistoj !
Apenaŭ li elparolis ĉi tiujn lastajn vortojn, la Parolanta Grilo subite estingiĝis, kiel priblovita kandelo, kaj la vojo restis pli malluma ol antaŭe.

14 Pinokjo, ĉar li ne obeis la bonajn konsilojn de la Parolanta Grilo, trafas banditojn

Vere, — diris al si la marioneto, daŭrigante sian vojon, — kiel malfeliĉaj ni estas, kompatindaj knaboj.
Ĉiuj riproĉadas nin, ĉiuj admonadas nin, ĉiuj donadas al ni konsilojn. Se ni permesus, ĉiuj plenkreskuloj patrumus super ni, ĉiuj instruistumus al ni, senescepte : ankaŭ la parolantaj griloj. Jen kial mi ne volas obei tiun ĝenan Grilon ; kiu scias, kiom da malfeliĉoj min trafus laŭ li ! Mi devus trafi ankaŭ banditojn !
Bone, ke mi ne kredas pri murdistoj, kaj neniam mi kredis. Laŭ mi la murdistojn intence elpensis la paĉjoj por timigi la knabojn, kiuj volas eliri nokte. Nu kaj se mi renkontiĝus kun ili ĉi tie sur la vojo, ĉu ili min timigus ?
Eĉ en sonĝo ne ! Mi irus renkonte al ili kriante : ” Sinjoroj murdistoj, kion vi volas de mi ? Amare pentos, kiu ŝercas kun mi ! Foriru do por viaj aferoj, kaj eĉ vorton ne plu ! ” Je ĉi tiu serioza paroladeto, ŝajnas al mi, tiuj malfeliĉaj murdistoj forportus sin kiel vento. Kaj se ili estus tiel malbone edukitaj, ke ili ne volus forkuri, tiam forkurus mi, kaj tiel mi metus finon al la afero...
Sed Pinokjo ne povis fini sian rezonadon, ĉar en tiu momento ŝajnis al li aŭdi, ke eksusuras la folioj post li.
Li turnis sin por rigardi, kaj en la mallumo li ekvidis du nigrajn figuraĉojn tute envolvitajn en karbosakoj, kiuj kuris post li saltante sur la piedpintoj, kvazaŭ ili estus du fantomoj.
— Jen ili fakte ! — li flustris al si, kaj ne sciante, kien kaŝi siajn kvar zekinojn, li metis ilin en la buŝon, sub la langon.
Poste li provis forkuri. Sed antaŭ ol fari la unuan paŝon, li jam sentis siajn brakojn kaptitaj, kaj aŭdis du terurajn voĉojn ordonantajn :
— Monon aŭ vivon !
Ne povante respondi pro la moneroj en la buŝo, Pinokjo faris mil klinojn kaj mienojn por komprenigi al tiuj du envolvitoj, de kiuj vidiĝis nur la okuloj tra la truoj de la sakoj, ke li estas malriĉa marioneto, kaj eĉ groŝo falsa ne troviĝas en lia poŝo.
— Ek do, ek ! Malpli babilu, kaj pli rapide elmetu la monon ! — kriis minace la du banditoj.
Kaj la marioneto gestis per la kapo kaj la manoj, kvazaŭ li dirus : ” Mi ne havas ”.
— Elmetu la monon aŭ vi mortos ! — diris la bandito pli altstatura.
— Aŭ vi mortos ! — ripetis la alia.
— Kaj se ni mortigis vin, ni mortigos ankaŭ vian patron !
— Ne, ne, ne, mian kompatindan paĉjon ne ! — kriis Pinokjo per senespera voĉo : kaj pro la krio la zekinoj ektintis en lia buŝo.
— Ha, ruzulo ! Do vi kaŝis la monerojn sub la lango ?
Tuj elkraĉu ilin !
Sed Pinokjo ne movis sin !
— Ha, ĉu vi ŝajnigas surdulon ? Nu atendu, amiketo, ni mem zorgos, ke vi elkraĉu ilin !
Kaj fakte, unu el ili prenis la marioneton ĉe la nazopinto, kaj la alia ĉe la mentono, kaj ili komencis tiri lin unu ĉi- flanken, la alia aliflanken por tiel igi lin malfermi la buŝon : sed okazis nenio. La buŝo de la marioneto ŝajnis kunnajlita kaj kunkudrita.
Tiam la pli malalta bandito eltiris tranĉilegon, kaj provis ĝin perforte premi inter la lipojn de Pinokjo, kvazaŭ ĝi estus ĉizilo aŭ levilo : sed tiu fulmorapide kaptis lian manon per la dentoj, kaj demordis, poste elkraĉis ĝin.
Kaj imagu lian miron, kiam li rimarkis, ke anstataŭ mano li elkraĉis katpiedon.
Kuraĝigita de ĉi unua venko, Pinokjo liberigis sin perforte el la ungoj de la banditoj, transsaltis la arbetojn sur la vojrando, kaj ĵetis sin kure tra la kampoj. Kaj la banditoj ĉiam sekve al li, kiel du hundoj post leporo : kaj tiu, kiu perdis unu piedon, kuris per unu gambo, oni ne scias, kiamaniere.
Post trakuro de dekkvin kilometroj, Pinokjo ne plu povis. Vidante sin perdita, li grimpis sur trunkon de altega pino, kaj sidiĝis sur branĉo. La murdistoj provis same suprengrimpi, sed kiam ili atingis la duonon de la trunko, ili reglitis, kaj refalis sur la teron, vundis al si la manojn kaj la piedojn.
Sed ili ne konsideris sin venkitaj : sed kolektis faskon da sekaj branĉoj sub la arbo, kaj bruligis ĝin. Pli rapide ol elparoli, la pino ekbrulis kaj flamis, kiel kandelo agitata de vento.
Vidante, ke la flamoj ĉiam pli altiĝas, kaj ne volante fini kiel rostita kolombo, Pinokjo puŝis sin per saltego de sur la arbo, kaj ree li ekkuregis tra kampoj kaj valoj. Kaj la banditoj ek, post li, ĉiam poste, sen plej eta signo de laciĝo.
Dume komencis tagiĝi, kaj ili daŭre kuris ; kiam Pinokjo trovis subite la vojon barita de larĝa kaj profundega fosaĵo, plenplena de malpura akvaĉo simila al kafolakto. Kion fari ? ” Unu, du, tri ! ” — kriis la marioneto, ekpuŝis sin kun granda elano, kaj transsaltis sur la alian flankon. Kaj ankaŭ la murdistoj postsaltis, sed ne bone prenis la mezuron, pum !... ili falis en la mezon de la fosaĵo. Pinokjo, kiu aŭdis la falbruon kaj la akvoŝprucojn, ekkriis ridante kaj plukurante :
— Bonan baniĝon, sinjoroj murdistoj !
Kaj li jam imagis, ke ili estas bele dronintaj, kiam li returnis sin por rigardi, kaj rimarkis, ke anstataŭ tio ili ambaŭ kuras post li, envolvitaj en siaj sakoj kaj gutegantaj kiel du senfundaj korboj.

15 La banditoj persekutas Pinokjon kaj atinginte, pendigas lin sur branĉon de la Granda Kverko

La marioneto, tute sen espero, jam pretis ĵeti sin sur la teron por transdoni sin al siaj persekutantoj, kiam tra la arbara verdo, en la foro li ekvidis blanki dometon, neĝe brilan.
— Se mi havus sufiĉan spiron por atingi tiun domon, eble mi estus savita, — li diris al si.
Kaj sen heziti pli, li rekomencis kuri tra la arbaro kun gamboj larĝe etenditaj. Kaj la banditoj daŭre post li.
Kaj post preskaŭ duhora, senespera kurado, finfine li alvenis spirmanke al la pordo de la dometo, kaj frapis.
Neniu respondo.
Li ree frapis, pli forte, ĉar li aŭdis proksimiĝi paŝobruojn kaj la penan spiregon de siaj persekutantoj.
Denove silento.
Vidante, ke la frapado neniel utilas, en sia senesperiĝo li komencis piedbatadi, puŝadi la pordon. Tiam aperis en la fenestro bela knabino kun blua hararo kaj vizaĝo blanka kiel eburo, fermitaj okuloj kaj manoj krucigitaj sur la brusto, kaj apenaŭ movante la lipojn ŝi diris per voĉeto, kiu ŝajne venis el trans la mondo :
— En ĉi tiu domo neniu loĝas. Ĉiuj mortis.
— Malfermu al mi almenaŭ vi ! — kriis Pinokjo plorante kaj petante.
— Ankaŭ mi mortis.
— Mortis ? Do kion vi faras tie en la fenestro ?
— Mi atendas la ĉerkon, en kiu oni min forportos.
Apenaŭ ŝi diris tion, la knabino malaperis, kaj la fenestro senbrue fermiĝis.
— Ho, bela Knabino Bluhara, — kriis Pinokjo, — malfermu al mi, mi petegas vin ! Kompatu malfeliĉan knabon, kiun persekutas bandi...
Li ne povis fini la vorton, li jam sentis sin kaptita ĉe la kolo, kaj aŭdis la konatajn voĉaĉojn, murmurantajn minace :
— Nun vi ne forkuros de ni !
La marioneton, kiu vidis ekfulmi la morton antaŭ siaj okuloj, kaptis tiel fortaj tremoj, ke pro la tremado aŭdiĝis la kunigiloj de liaj lignogamboj kaj la kvar zekinoj, kiujn li tenis sub la lango.
— Do ? — demandis lin la murdistoj, — ĉu vi bonvolas malfermi la buŝon aŭ ne ? Ha, vi ne respondas ?... Ne zorgu : ĉi- foje malfermos ĝin ni anstataŭ vi !
Kaj ili eltiris longajn, longegajn tranĉilojn, akrajn kiel razilo, kaj pum... puŝis ilin en la mezon de lia ventro.
Sed feliĉe, la marioneto estis farita el plej malmola ligno, pro kio la klingoj dissaltis en mil pecojn, kaj la murdistoj restis tie kun nuraj teniloj en la manoj. Ili mire gapis unu al la alia.
— Mi komprenas, — diris tiam unu, — ni devas lin pendigi ! Ni lin pendigu !
— Ni lin pendigu ! — ripetis la alia.
Dirite, farite : ili kunligis liajn manojn sur la dorso, kaj ŝovinte ŝnurmaŝon ĉirkaŭ lian kolon, pendigis lin sur branĉon de dika kverko, nomata la Granda Kverko.
Post tio ili sidiĝis sur la herbo, kaj atendis, ke la marioneto faru la lastan piedfrapon ; sed post tri horoj la marioneto ankoraŭ tenis la okulojn malfermitaj, la buŝon fermita, kaj piedbaraktis pli ol iam.
Fine ili tediĝis de tioma atendado, kaj turniĝinte al Pinokjo diris rikane :
— Adiaŭ ĝis morgaŭ. Kiam matene ni reiros, espereble vi faros al ni la komplezon morti bele kaj malfermegi vian buŝon.
Kaj ili malaperis.
Dume leviĝis impeta vento el trans la montoj, kiu furioze blovis kaj muĝis, frapegis la malfeliĉan pendigiton jen de unu, jen de la alia flanko, kaj pendoligis lin tiel freneze, kvazaŭ sonorilon svingatan por festa okazo. Tiu balanciĝo kaŭzis al li akutajn dolorojn, kaj la maŝo, kiu ĉiam pli streĉiĝis ĉirkaŭ lia kolo, prenis de li la spiron.
Iom post iom liaj okuloj nebuliĝis ; kaj kvankam li sentis proksimiĝi la morton, li tamen esperis, ke hazarde preterpasos kompatemulo, kaj donos al li helpon. Sed post kiam li atendis, atendadis longe kaj vidis, ke neniu preterpasas, neniu viva, li ekmemoris sian kompatindan patron... kaj balbutis kiel mortanto :
— Ho, paĉjo mia ! se vi estus ĉi tie !
Kaj li malhavis spiron por diri alion. Li fermis la okulojn, malfermis la buŝon, etendis la gambojn, kaj post skuiĝo li restis rigide senmova.

16 La bela Bluhara Knabino ordonas depreni la marioneton, metas lin en liton, kaj vokas tri kuracistojn por ekscii, ĉu li vivas aŭ mortis

Dum la kompatinda Pinokjo, kiun la banditoj pendigis sur branĉon de la Granda Kverko, jam ŝajnis pli morta ol viva, la bela Bluhara Knabino denove aperis en la fenestro, kaj tuŝite de la vidaĵo de tiu malfeliĉulo, kiu pendigita ĉe la kolo balanciĝis laŭ la kapricoj de la nordaj ventoj, klakigis trifoje per la manoj kaj frapetis trifoje.
Je tiu signalo aŭdiĝis laŭta susuro de flugiloj impete proksimiĝantaj, kaj granda falko malsupreniĝis sur la fenestrobreton.
— Kion vi ordonas, mia ĉarma Feino ? — demandis la Falko, kaj mallevis la bekon por honorsaluti ŝin ( ĉar necesas scii, ke la Bluhara Knabino estis propradire neniu alia ol tre bona feino, kiu loĝis ekde mil jaroj apud tiu arbaro ).
— Ĉu vi vidas tiun marioneton, kiu pende balanciĝas sur branĉo de la Granda Kverko ?
— Jes, mi vidas.
— Alflugu do rapide, per via fortika beko ŝiru la pendigan nodon, kaj delikate kuŝigu lin sur la herbon ĉe la Kverko.
La Falko forflugis, kaj post du minutoj revenis anoncante :
— Mi faris ĉion laŭ via ordono.
— Kaj kia vi trovis lin, ĉu viva aŭ morta ?
— Ĉe la unua alrigardo li ŝajnis morta, sed li ne mortis komplete, ĉar apenaŭ mi malligis la nodon, kiu ĉirkaŭpremis lian gorĝon, li ellasis suspiron kaj balbutis duonlaŭte : ” Nun mi pli bone fartas ! ” Tiam la Feino klakigis per la manoj, faris du frapetojn, je kio aperis pompa Barba Hundo, kiu marŝis sur la postaj piedoj, kvazaŭ li estus homo. Li havis sur la kapo trikornan ĉapelon kun ora galonaĵo, blankan perukon kun krispoj falantaj tute ĝis la kolo, ĉokoladkoloran jakon kun briliantaj butonoj kaj du grandaj poŝoj por la ostoj, kiujn la mastrino donis al li por matenmanĝo, mallongan, kremkoloran velurpantalonon, silkajn ŝtrumpojn, leĝerajn ŝuetojn, kaj malantaŭe ion similan al ombrelo el blua sateno, por ke li povu enmeti la voston, se ekpluvas.
La Barba Hundo estis vestita kiel koĉero en parada livreo.
— Ek brave, Medoro, — diris la Feino al la Barba Hundo, — ekipu la plej belan kaleŝon en mia stalo, kaj ekveturu al la arbaro. Kiam vi atingos la Grandan Kverkon, vi trovos malfeliĉan marioneton, kiu kuŝas duone morta sur la herbo. Levu lin delikate, metu singarde sur la kusenojn de la kaleŝo kaj alportu al mi. Ĉu vi komprenis min ?
La Barba Hundo balancis tri- aŭ kvarfoje la bluan ombrelaĵon ĉe la postaĵo por montri, ke li komprenis ĉion, kaj ekiris kvazaŭ elpafita.
Post momento vidiĝis elruliĝi bela, helblua kaleŝo, remburita per kanariaj plumoj kaj ene tegita per kirlita kremo kaj ceteraj fajnaĵoj. ĝin tiris cent paroj da blankaj musetoj ; la Barba hundo sidis sur la kondukista benko, kaj krakigis la vipon dekstren kaj malen, kiel veturigisto, kiu timas malfrui.
Ne pasis pli ol kvaronhoro, kiam la kaleŝo revenis. La Feino, kiu staris atende sur la sojlo de la domo, prenis la kompatindan marioneton al la brusto, portis lin en ĉambreton kun perlamotaj muroj, kaj ordonis tuj voki la plej famajn kuracistojn de la ĉirkaŭaĵo.
La kuracistoj baldaŭ alvenis, unu post alia : unue la Korvo, poste la Noktuo kaj fine la Parolanta Grilo.
— Mi volus ekscii de viaj moŝtoj, — turnis sin la Feino al la tri kuracistoj, kiuj ariĝis ĉirkaŭ la lito de Pinokjo, — mi volus ekscii, ĉu tiu ĉi kompatinda marioneto estas viva aŭ morta !
Post tiu invito la Korvo paŝis antaŭen kiel unua, palpis la pulson de Pinokjo, poste la nazon, la etfingrojn de la piedoj, kaj kiam li ĉion sufiĉe trapalpis, solene li prononcis la sekvajn vortojn :
— Laŭ mia opinio la marioneto estas jam morta : sed se pro misfortuno li ne estus mortinta, tiam vidiĝus signo de tio, ke li ankoraŭ vivas !
— Mi bedaŭras, — diris la Noktuo, — ke mi devas kontraŭdiri al sinjoro Korvo, mia elstara amiko kaj kolego :
por mi male, la marioneto ankoraŭ estas viva, sed se pro misfortuno li ne vivus, ekzistus signo de tio, ke li vere mortis !
— Ĉu vi diras nenion ? — demandis la Feino la Parolantan Grilon.
— Mi opinias, ke prudenta kuracisto, se li ne scias, kion diri, plej bone faras, se li restas silenta. Cetere tiu marioneto ne estas al mi figuro nova, mi konas lin ekde certa tempo !
Pinokjo, kiu ĝis tiam kuŝis senmova, kiel vera peco de ligno, ekhavis iaspecan tremon konvulsian, kiu igis skuiĝi la tutan liton.
— Ĉi tiu marioneto estas superfripono de friponoj...
Je tio Pinokjo malfermis la okulojn, sed tuj ankaŭ refermis ilin.
— Estas bubaĉo, senfarulo, vagabondo...
Pinokjo kaŝis la vizaĝon sub la kovrilo.
— Ĉi tiu marioneto estas malobeema filo, kiu krevigas la koron de sia kompatinda patro !
En tiu momento ekaŭdiĝis sufokataj ploro kaj singultoj en la ĉambro. Imagu la miron, kiam oni levetis la kovrilon, kaj konstatis, ke tiu, kiu ploris kaj singultis, estas Pinokjo.
— Kiam mortinto ploras, tio estas signo de tio, ke li komencas resaniĝi, — solene anoncis la Korvo.
— Bedaŭrante mi kontraŭdiras al mia elstara amiko kaj kolego, — aldonis la Noktuo, — ĉar laŭ mi, se mortinto ploras, tio estas signo de tio, ke al li ne plaĉas morti.

17 Pinokjo manĝas la bombonojn, sed ne volas preni laksigilon ; sed kiam li vidas la enterigistojn, kiuj venas forporti lin, li tamen ĝin glutas. Poste li mensogas, kaj pune pro tio lia nazo komencas kreski

Apenaŭ la tri kuracistoj forlasis la ĉambron, la Feino sidiĝis apud Pinokjo, tuŝis lian frunton, kaj rimarkis, ke lin turmentas nedireble alta febro.
Tiam ŝi solvis blankan pulvoron en duonglaso da akvo, donis ĝin al la marioneto, kaj diris al li ameme :
— Trinku ĝin, kaj post kelkaj tagoj vi resaniĝos.
Pinokjo rigardis la glason, iom fortiris la lipojn kaj demandis :
— Ĉu dolĉa aŭ amara ?
— Amara, sed ĝi utilos al vi.
— Se amara, mi ĝin ne volas !
— Aŭskultu min : trinku ĝin !
— Amaraĵoj al mi ne plaĉas.
— Trinku ĝin, se vi ĝin trinkos, mi donos al vi pecon da bombonoj por redolĉigi al vi la buŝon.
— Kie estas la bombono ?
— Jen ĉi tie, — diris la Feino, kaj elprenis unu el ora bombonujo.
— Unue mi volas la bombonon, poste mi trinkos tiun amaran sukaĉon...
La Feino donis al li la bombonon. Pinokjo diskrakigis kaj glutis ĝin dum minuteto, kaj diris lekante la lipojn :
— Kiel bele estus, se ankaŭ la bombonoj estus medikamento !... Mi kuracus min ĉiutage.
— Nun plenumu vian promeson, kaj eltrinku ĉi kelkajn gutojn da akvo, ili resanigos vin.
Pinokjo prenis maleme la glason, enŝovis la nazon, poste metis ĝin al la buŝo, kaj denove enŝovis la nazopinton, kaj fine li diris :
— Estas tro amara, tro amara ! Mi ne povas ĝin trinki.
— Kial vi diras tion, kiam vi ĝin eĉ ne gustumis ?
— Mi povas ĝin imagi ! Mi sentis ĝin je la odoro. Unue mi volas alian bombonon... poste mi ĝin trinkos !
Tiam la Feino — kun granda pacienco de bona patrino — metis al li alian bombonon en la buŝon ; poste ŝi denove etendis al li la glason.
— Tiel mi ne povas ĝin trinki ! — diris la marioneto, farante mil grimacojn.
— Kial ?
— Min ĝenas la kuseno ĉe la piedoj.
La Feino forprenis la kusenon.
— Vane, ankaŭ tiel mi ne povas ĝin trinki...
— Kio vin ankoraŭ ĝenas ?
— Min ĝenas la pordo de la ĉambro, estas duone malfermita.
La Feino aliris, kaj fermis tute la pordon.
— Por diri la veron, — ekkriis Pinokjo erupciante en ploron, — mi ne volas trinkiĝi tiun amaran sukaĉon : ne, ne, ne !
— Knabeto mia, vi pentos tion...
— Al mi ne gravas...
— Via malsano estas grava...
— Al mi ne gravas...
— La febro vin prenos en kelkaj horoj en la transmondon.
— Al mi ne gravas.
— Ĉu vi ne timas morti ?
— Tute ne !... Prefere mi mortos, ol trinkos ĉi tiun medikamenton.
En tiu momento la pordo de la ĉambro malfermiĝis, kaj enpaŝis kvar peĉe nigraj kunikloj, kiuj portis malgrandan ĉerkon sur la ŝultroj.
— Kion vi volas de mi ? — ekkriis Pinokjo terurite, kaj eksidis en la lito.
— Ni venis por preni vin, — respondis la plej granda kuniklo.
— Ĉu preni min ? Sed mi ja ankoraŭ ne mortis !
— Ankoraŭ ne : sed restis al vi nur kelkaj minutoj da vivo, ĉar vi rifuzis trinki la medikamenton, kiu resanigus vin el la febro !
— Ho Feino mia, Feineto, — komencis vekrii la marioneto, — tuj donu al mi tiun glason... Foriru, mi petas vin, ĉar mi ne volas morti, ne... mi ne volas morti...
Kaj li kaptis la glason per ambaŭ manoj, kaj malplenigis ĝin en unu gluto.
— Ne gravas ! — diris la kunikloj. Ĉi- foje ni faris la vojon por ne pli ol nulo.
Kaj ili relevis la malgrandan ĉerkon sur la ŝultrojn, kaj grumblante kaj murmurante tra la dentoj ili forlasis la ĉambron.
Faktas, ke kelkajn minutojn poste Pinokjo saltis sana kaj vigla el la lito ; ĉar necesas scii, ke lignopupoj havas la bonŝancon malofte malsaniĝi kaj rapidege resaniĝi.
Kiam la Feino vidis lin kuradi kaj petoli vigle kaj gaje, simile al juna kokido tra la ĉambro, ŝi lin demandis :
— Do estis utila al vi mia medikamento ?
— Ĉu utila ? Ĝi revokis min en la vivon !
— Do kial vi lasis vin tiom peti ?
— Ni infanoj ĉiuj estas tiaj ! Ni pli timas la medikamenton ol la malsanon.
— Hontu ! La geknaboj devus scii, ke ĝustatempe enprenita medikamento povas savi vin de grava malsano, eble eĉ de la morto...
— Nu, alian fojon mi ne lasos min tiom peti ! Mi rememoros tiujn nigrajn kuniklojn kun la ĉerko sur la ŝultroj... kaj tiam tuj mi prenos la glason, kaj ek, glug !
— Kaj nun venu al mi, kaj rakontu, kiel okazis, ke vi falis en la manojn de la banditoj.
— Okazis tiel, ke la marionetisto Fajromanĝulo donis al mi kelkajn orajn monerojn kaj diris : ” Prenu, portu ilin al via paĉjo ! ” Kaj mi anstataŭ tio trafis sur la vojo la Vulpon kaj Katon, du bravajn personojn, kiuj diris al mi :
” Ĉu vi volas, ke ĉi tiuj moneroj fariĝu mil kaj dumil ?
Venu kun ni, ni kondukos vin al la Kampo de Mirakloj. ” Kaj mi diris : ” Ni iru ! ”, kaj ili proponis : ” Ni haltu ĉi tie, en la gastejo ” La Ruĝa Krabo ” kaj post noktomezo ni ekiros. ” Kaj kiam mi vekiĝis, ili ne plu troviĝis tie, ĉar intertempe ili jam ekiris. Do ankaŭ mi ekiris nokte en kompleta mallumo, ŝajne neebla, kaj dumvoje mi trafis du banditojn, ambaŭ en karbosakoj, kiuj diris al mi : ” Elmetu la monerojn ” ; kaj mi diris : ” Mi ne havas ” ; ĉar la kvar orajn monerojn mi kaŝis en la buŝo, kaj unu el la murdistoj provis meti la manon en mian buŝon, kaj mi per ekmordo formanĝis lian manon, kaj elkraĉis ĝin, sed anstataŭ mano mi elkraĉis katpiedon. Kaj la murdistoj ĵetis sin post mi, kaj mi kuris, kuregis, ĝis ili atingis min, ligis min ĉe la kolo sur branĉo en ĉi tiu arbaro, kaj diris al mi : ” Morgaŭ ni revenos, ĝis tiam vi mortos kaj malfermos la buŝon, kaj tiel ni forprenos viajn ormonerojn, kiujn vi kaŝis sub la lango ”.
— Kaj nun kien vi metis la kvar monerojn ?
— Mi perdis ilin ! — respondis Pinokjo ; sed li mensogis, li ja havis ilin en la poŝo.
Apenaŭ li elbuŝigis tiun mensogon, lia nazo, jam sen tio ne mallonga, plilongiĝis je du fingroj.
— Kaj kie vi ilin perdis ?
— En la arbaro ĉi- proksime.
Je ĉi dua mensogo la nazo ekkreskis plu.
— Se vi perdis ilin en la proksima arbaro, — diris la Feino, — ni serĉos kaj retrovos ilin : ĉar ĉio, kio perdiĝas en la proksima arbaro, ĉiam retroviĝas.
— Ho ! nun ke mi bone ekmemoras, — respondis la marioneto embarasite, — mi ne perdis la kvar monerojn, sed pro neatento hazarde mi glutis ilin, dum mi trinkis vian medikamenton.
Je ĉi tria mensogo lia nazo komencis longiĝi kun tiel freneza rapido, ke la kompatinda Pinokjo povis turni sin al neniu flanko. Se li turnis sin ĉi- flanken, li batis la nazon kontraŭ la liton aŭ la fenestrovitrojn, se li turnis sin aliflanken, li batis ĝin kontraŭ la murojn aŭ la pordon de la ĉambro, kaj se li iom levis la kapon, li riskis puŝi ĝin en la okulojn de la Feino.
Kaj la Feino rigardis lin kaj ridis.
— Kial vi ridas ? — demandis ŝin la marioneto, tute konfuzita kaj zorgega pro sia nazo, kiu bone videble kreskadis.
— Mi ridas pro la mensogo, kiun vi elteksis.
— De kie vi ja scias, ke mi mensogis ?
— Mensogoj tuj rekoniĝas, mia knabeto, ĉar da ili estas du specoj : kiuj havas mallongajn krurojn, kaj kiuj havas longan nazon.
Pinokjo ne sciis, kie kaŝi sin pro la honto, kaj li provis forkuri el la ĉambro ; sed li ne sukcesis. Lia nazo tiomgrade kreskis, ke ĝi ne trapasis la pordon.

18 Pinokjo retrovas la Vulpon kaj la Katon, kaj iras kun ili semi la kvar monerojn sur la Kampo de Mirakloj

Kiel vi povas imagi, la Feino lasis la marioneton plori kaj ĝoji bonan duonhoron pro tio, ke lia nazo ne pasis tra la pordo ; kaj ŝi faris tion por doni al li severan lecionon, kaj por ke li reboniĝu de la malbona kutimo mensogi, plej malbona kutimo, kiun geknaboj povas nur havi. Sed kiam ŝi vidis lin en tiel mizera stato, kun okuloj traploritaj pro la senesperiĝo, ŝi ekkompatis lin, kunfrapis la manojn, kaj je tiu signo tra la fenestro enflugis arego da grandaj birdoj nomataj Pegoj, kiuj sidiĝis sur la nazego de Pinokjo, kaj komencis ĝin bekofrapi tiel lerte - sperte, ke post kelkaj minutoj la nazo malgrandiĝis al sia natura longo.
— Kiel bona vi estas, mia Feino, — diris la marioneto, viŝante la larmojn, — kiel mi vin amas.
— Ankaŭ mi vin amas, — respondis la Feino, — kaj se vi volas resti kun mi, vi povos iĝi mia frateto, kaj mi via bona fratino...
— Mi volonte restus... sed mia kompatinda paĉjo ?
— Mi pensis pri io. Mi jam sciigis vian paĉjon : antaŭ noktiĝo li estos ĉi tie.
— Ĉu vere ? — kriis Pinokjo, kaj eksaltis pro la ĝojo. — Tiam, se vi havas nenion kontraŭe, mia Feineto, mi volus iri renkonte al li ! Apenaŭ mi povas ĝisatendi la momenton, kiam mi povos kisi tiun malfeliĉan maljunulon, kiu tiom suferis pro mi.
— Do iru, sed atentu, ne perdiĝu ! Iru tra la arbaro, kaj mi certegas, ke vi lin trafos.
Pinokjo ekiris : kaj apenaŭ li eniris la arbaron, li ekkuris kiel kaprido. Sed kiam li atingis certan lokon, preskaŭ vidalvide al la Granda Kverko, li subite haltis, ĉar ŝajnis al li aŭdi iujn inter la arboj. Kaj fakte li vidis, ke sur la vojo aperas, eltrovu, kiuj ?... la Vulpo kaj la Kato, kun kiuj li vespermanĝis en la gastejo ” La Ruĝa Krabo ”.
— Jen nia kara amiko Pinokjo ! — ekkriis la Vulpo, kaj brakumis kaj kisis lin. — Kiamaniere vi venis ĉi tien ?
— Kiamaniere vi venis ĉi tien ? — ripetis la Kato.
— Longa historio, — respondis la marioneto, — en konvena okazo mi rakontos ĝin al vi. Sed eksciu, ke la pasintan nokton, kiam vi lasis min sola en la gastejo, mi trafis murdistojn survoje...
— Murdistojn ? Ho, malfeliĉa amiko. Kaj kion ili volis ?
— Ili volis forrabi miajn orajn monerojn.
— Friponoj ! — indignis la Vulpo.
— Friponegoj, — resonis la Kato.
— Sed mi komencis kuri, — daŭrigis la marioneto, — kaj ili ĉiam post mi, fine ili atingis kaj pendigis min sur branĉo de tiu kverko...
Kaj Pinokjo montris la Grandan Kverkon, kiu staris apenaŭ du paŝojn for de ili.
— Ĉu oni povas aŭdi ion pli malbonan ? — rimarkigis la Vulpo. En kia mondo ni devas vivi ? Kie ni, ĝentilhomoj trovas sekuran lokon ?
Dum ili tiel interparolis, Pinokjo rimarkis, ke al la Kato mankas la tuta antaŭpiedo kune kun la ungoj : do li demandis :
— Kion vi faris per via piedo ?
La Kato volis respondi, sed embarasiĝis. Tial subite ekparolis la Vulpo :
— Mia amiko estas tro modesta, kaj pro tio li ne respondas. Anstataŭ li respondos mi. Sciu do, ke antaŭ unu horo sur la vojo ni renkontiĝis kun maljuna lupo, kiu preskaŭ svenis de malsato, kaj petis iom da almozo. Ĉar ni ne povis doni al li eĉ fiŝosteton, kion faris mia amiko, kiu vere havas bonegan koron ?... Li deŝiris per la dentoj unu piedon de siaj antaŭgamboj, kaj ĵetis ĝin al tiu malfeliĉa besto, por ke li povu ĉesigi la fastadon.
Kaj dirinte tion la Vulpo forviŝis siajn larmojn.
Ankaŭ Pinokjo kortuŝiĝis, paŝis al la kato, kaj flustris en ĝian orelon :
— Se ĉiuj katoj similus al vi, la musoj estus feliĉaj !
— Kaj vi, kion nun vi faras ĉi tie ? — demandis la Vulpo la marioneton.
— Mi atendas mian paĉjon, kiu baldaŭ devas alveni.
— Kaj viaj oraj moneroj ?
— Mi havas ilin ĉi tie, en la poŝo krom unu, kiun mi elspezis en la gastejo ” La Ruĝa Krabo ”.
— Se mi pripensas, ke ĉi tiuj kvar moneroj morgaŭ iĝus mil aŭ dumil ? ! Kial vi ne sekvas mian konsilon ? Kial vi ne semas ilin sur la Kampo de Mirakloj ?
— Hodiaŭ neeble : alifoje mi iros tien.
— Alifoje estos malfrue, — diris la Vulpo.
— Kial ?
— Ĉar tiun kampon aĉetis granda sinjoro, kaj ekde morgaŭ permesos al neniu tie semi sian monon.
— Kiom foras la Kampo de Mirakloj de ĉi tie ?
— Apenaŭ du kilometrojn. Ĉu vi volas veni kun ni ?
Post duonhoreto vi alvenos : rapide semos la monerojn, post kelkaj minutoj kolektos dumil da ili kaj ĉi- vespere vi reestos ĉi tie kun plenaj poŝoj. Ĉu vi volas veni kun ni ?
Pinokjo hezitis iomete per la respondo, ĉar rememoriĝis al li la bona Feino, la maljuna Ĝepeto kaj la admonoj de la Parolanta Grilo ; sed poste li tamen faris, kiel ĉiuj geknaboj sen prudento kaj koro ; li kapjesis kaj diris al la Vulpo kaj Kato :
— Nu, ni iru : mi vin akompanos.
Kaj ili ekiris.
Post duontaga marŝado ili atingis urbon, kiu nomiĝis Stultulkapta. Kiam ili eniris en la urbon, Pinokjo vidis stratojn plenajn de hundoj kun maldensa hararo, kiuj oscedis pro malsato, tonditajn ŝafojn, kiuj tremis pro malvarmo, kokinojn sen krestoj kaj bekoloboj, kiuj almoze petis maizgrajnojn, grandajn papiliojn, kiuj ne povis flugi, ĉar ili vendis siajn belegajn multkolorajn flugilojn, senvostajn pavojn, kiuj hontis tiel vidiĝi, fazanojn, kiuj silente lamadis, kaj priploris siajn por ĉiam perditajn brilantajn plumojn orajn kaj arĝentajn.
Meze de tiu amaso de almozuloj kaj hontemaj malfeliĉuloj pasadis de tempo al tempo sinjoraj kaleŝoj, en kiuj sidis certaj vulpoj, pigoj ŝtelistoj aŭ iaj rabobirdoj.
— Kaj kie estas la Kampo de Mirakloj ? — scivolis Pinokjo.
— Je apenaŭ du paŝoj.
Kaj vere, kiam ili trairis la urbon, kaj venis ekster la murojn, ili haltis sur nuda kampo, kiu cetere similis al la aliaj kampoj.
— Jen, ni alvenis, — diris la Vulpo al la marioneto. — Nun klinu vin al la tero, fosu trueton per la manoj en la tero, kaj enmetu la orajn monerojn. Pinokjo obeis. Li fosis trueton, enmetis la restintajn kvar orajn monerojn, poste kovris la truon per iom da tero.
— Kaj nun, — diris la Vulpo, — iru al la proksima kanalo, prenu sitelon da akvo kaj akvumu la lokon, kie vi semis.
Pinokjo iris al la kanalo, kaj ĉar li ne trovis tie sitelon, li deprenis unu pantoflon, plenigis ĝin per akvo kaj priŝprucigis la teron super la truo. Poste li demandis :
— Ĉu io ankoraŭ farendas ?
— Nenio plu, — respondis la Vulpo. — Nun ni povas foriri. Vi revenu post ĉirkaŭ dudek minutoj, kaj vi trovos ĉi tie arbeton elkreskintan kun branĉoj plenaj de moneroj.
La malfeliĉa marioneto, ekster si pro la ĝojo, multfoje dankis la Vulpon kaj la Katon, kaj promesis al ili belegan donacon.
— Ni ne volas donacon, — respondis tiuj du malbonuloj. — Por ni sufiĉas, ke ni instruis vin riĉiĝi sen peno, kaj ni estas kontentaj kaj feliĉaj.
Dirinte tion, ili salutis Pinokjon, deziris al li abundan rikolton, kaj foriris laŭ siaj farendoj.

19 Pinokjo estas prirabita je siaj moneroj, kaj por puno li ricevas kvar monatojn da malliberejo

Reveninte en la urbon, la marioneto komencis nombri la minutojn : unu, du, tri ; kaj kiam ŝajnis al li, ke jam tempo estas, li tuj ekmarŝis sur la vojo al la Kampo de Mirakloj.
Dum li marŝis per hastaj paŝoj, lia koro forte batis, kaj tik - takis kiel murhorloĝo, kiam li kuris. Kaj dume li pensis en si :
— Se anstataŭ mil, troviĝus dumil moneroj sur la branĉoj ?... Kaj se anstataŭ dumil pendus kvinmil ?... Kaj se anstataŭ kvinmil mi trovus centmil ? Ho, kiel granda sinjoro mi fariĝus ! Mi volus havi belan palacon, mil lignoĉevalojn kaj mil stalojn por povi amuziĝi, kelon plenan de rosolio kaj alkermeso, librobretojn plenajn de konfitaĵoj, tortoj, kukoj, migdalaĵoj kaj kremaj vaflaĵoj.
Inter tiaj revoj, li venis proksimen al la kampo kaj haltis por rigardi, ĉu li jam povas vidi kreskantan arbon kun branĉoj pezaj de moneroj : sed li vidis nenion. Li do pluiris cent paŝojn : ree nenio ; paŝis sur la kampon... tute ĝisiris la truon, kie li enterigis la zekinojn : denove nenio.
Tiam li enpensiĝis, kaj forgesante la regulojn de deco kaj bona konduto, li eltiris la manon el la poŝo, kaj longe gratis la kapon.
En tiu momento li ekaŭdis ŝiran ridegon en la oreloj, kaj suprenturninte la rigardon, li vidis sur arbo grandan papagon, kiu elŝiradis tiujn malmultajn plumojn, kiuj al li ankoraŭ restis.
— Kial vi ridas, — demandis lin Pinokjo kun kolera voĉo.
— Mi ridas, ĉar dum mi senplumigas min, mi tikliĝas sub la flugiloj.
La marioneto ne respondis. Li iris al la kanalo, plenigis per akvo sian pantoflon, denove komencis akvumi la teron super la oraj moneroj.
Kaj tiam alia rido, pli impertinenta ol la unua aŭdiĝis en la silenta soleco de la kampo.
— Ĉu finfine oni povas ekscii, Papago malbone edukita, — kriis Pinokjo koleriĝinte, — pri kio vi bonvolas ridi ?
— Mi ridas pri tiuj sencerbuloj, kiuj kredas ĉiajn stultaĵojn, kaj kiuj lasas sin superruzi de tiuj, kiuj estas pli ruzaj ol ili.
— Ĉu eble vi parolas pri mi ?
— Jes, mi parolas pri vi, kompatinda Pinokjo, pri vi, kiu pretas stulte kredi, ke oni povas semi kaj rikolti monon sur kampo, kiel fazeolojn kaj kukurbojn. Iam ankaŭ mi simile kredis, kaj nun mi manĝas ties agacajn fruktojn.
Nun, jam tro malfrue, mi devis konvinkiĝi, ke por kunmeti honeste iom da mono, oni bezonas aŭ gajni ĝin per laboro propramana, aŭ per eltrovemo de sia kapo.
— Mi ne komprenas vin, — diris la marioneto, kiu jam komencis tremi pro aĉa konjekto.
— Aŭskultu min ! Mi klarigos la aferon pli detale, — daŭrigis la Papago. — Sciu do, ke dum vi forestis en la urbo, la Vulpo kaj la Kato revenis al tiu ĉi kampo, elprenis la monon el sub la tero kaj malaperis, kiel guto en la maro. Kiu atingos ilin, estas pli ol brava !
Pinokjo restis kun malfermita buŝo, kaj ĉar li ne volis kredi la vortojn de la Papago, komencis fosi fingre - unge la teron, kiun li akvumis. Li fosis, fosadis, faris truon tiel profundan, ke eniĝus pajlostako : sed la moneroj ne retroviĝis.
Tiam, kaptita de senesperiĝo, kure li reiris al la urbo, kaj iris rekte al la juĝejo por denunci al la juĝisto la du trompistojn, kiuj tiel aĉe priŝtelis lin.
La juĝisto estis simio el la raso de Goriloj : simio maljuna, kiun oni respektis pro liaj granda aĝo, blanka barbo kaj precipe pro liaj oraj senlensaj okulvitroj, kiujn li devis ĉiam surhavi pro okula sangabundo, turmentanta lin de pluraj jaroj.
Antaŭ la tribunalo Pinokjo rakontis per ĉiuj detaloj la malindan trompon, kies viktimo li fariĝis ; li diris la nomon, antaŭnomon kaj rekonilojn de la trompistoj, kaj fine petis fari justecon.
La juĝisto aŭskultis lin kun granda bonvolemo : vigle kunsentis dum la rakontado, emociiĝis, kortuŝiĝis, kaj kiam la marioneto havis nenion pli por diri, li etendis la manon, kaj tintigis sonorilon.
Je la tintado ekaperis du buldogoj, ĝendarme vestitaj.
La juĝisto montris al Pinokjo, kaj ordonis al ili :
— Ĉi tiu kompatinda mizerulo estas priŝtelita je siaj kvar moneroj, do tuj prenu kaj metu lin en malliberejon.
Kiam la marioneto ekaŭdis tiun neatenditan verdikton, li restis kiel ŝtonigita kaj volis protesti, sed la ĝendarmoj — por eviti senutilan tempoperdon — ŝtopis al li la buŝon kaj forkondukis lin en malluman ĉelon.
Li devis restadi tie kvar monatojn, kvar longegajn monatojn, kaj li ankaŭ plue restus tie, se feliĉa okazo ne intervenus. Ĉar necesas scii, ke post elbatalo de granda venko super siaj malamikoj, la juna Imperiestro, reganta en la urbo Stultulkapta, ordonis aranĝi grandiozajn publikajn solenaĵojn, festlumigadon, artfajradon, ĉeval - kaj biciklokonkursojn, kaj por pli granda ĝojo li volis, ke oni malfermu la malliberejojn, ellasu ĉiujn malbonfarintojn.
— Se la aliaj eliros el la malliberejo, ankaŭ mi volas eliri, — diris Pinokjo al la gardisto.
— Vi ne, — respondis la gardisto, — ĉar vi ne estas grava fripono.
— Mi petas pardonon, — respondis Pinokjo, — ankaŭ mi estas malbonfarinto.
— En tiu kazo vi havas por tio mil kaŭzojn, — diris la gardisto ; kaj li levis respektoplene sian ĉapelon, kaj kun saluto malfermis la pordojn de la malliberejo, kaj ellasis Pinokjon.

20 Post kiam li ellasiĝas el la malliberejo, Pinokjo ekiras por reiri al la domo de la Feino ; sed dumvoje li trafas teruregan serpenton, kaj poste falas en kaptilon

Imagu al vi la ĝojon de Pinokjo, kiam li sentis sin libera. Sen heziti kaj mediti, li tuj forlasis la urbon, kaj turnis sin al la vojo, kiu rekondukos lin al la Dometo de la Feino.
Pro la pluveca vetero la vojo fariĝis kompleta marĉo, kaj oni iris ĝisgenue en la koto. Sed la marioneto ne zorgis pro tio. Lin pelis la deziro revidi sian paĉjon kaj sian fratinon bluharan, do li kuris kaj saltadis, kiel leporhundo, kaj dum la kurado li priŝpruciĝis per koto ĝis la bereto. Dume li diradis al si :
— Kiom da malfeliĉoj okazis al mi... Kaj mi ilin meritas ! Ĉar mi estas obstina kaj kverelema marioneto...
volas ĉiam agi laŭ mia gusto kaj plaĉo, ne aŭskultas tiujn, kiuj volas al mi bonon, kaj havas miloble pli da saĝo ol mi !... Sed ekde nun, mi promesas, mi ŝanĝos mian vivon, kaj fariĝos knabo bonkonduta kaj obeema... Mi nun spertis, ke se geknaboj malobeas, tio ĉiam al ili malutilas, kaj neniom ili profitas el tio.
Kaj ĉu mia paĉjo min atendos ?... Ĉu mi trovos lin en la domo de la Feino ? Pasis tiom da tempo, ke mi ne vidas la malfeliĉan homon, kaj apenaŭ mi ĝisatendas la momenton, kiam mi povos superŝuti lin per mil karesoj kaj kisoj ! Kaj ĉu la Feino pardonos al mi la aĉaĵojn, kiujn mi faris kontraŭ ŝi ?... Se mi konsideras, ke mi ricevis de ŝi tiom da atento kaj tiom da amema zorgado... se pensi, ke tion, ke mi nun vivas, mi ŝuldas al ŝi !... Sed ĉu ekzistas knabo pli sendanka kaj pli senkora ol mi ?
Dum li tiel riproĉadis sin, li haltis abrupte terurita kaj faris kelkajn paŝojn returne.
Kion li ekvidis ?
Li vidis antaŭ si grandegan serpenton, kiu kuŝis kruce tra la vojo. Ĝi havis verdan haŭton, fajrerantajn okulojn, pintan voston, kiu fumis kiel ĉapo de kamentubo.
Ne eblas imagi la teruron de la marioneto, kiu rekuris duonkilometron, sidiĝis sur ŝtonamaso, kaj atendis, ke la serpento iam forrampu al siaj farendoj, kaj lasu la vojon libera.
Li atendis unu horon, du horojn, tri horojn : sed la serpento daŭre kuŝis tie, kaj ankaŭ de malproksime vidiĝis la ruĝado de liaj fajrookuloj kaj la fumkolono, kiu leviĝis el lia vostopinto.
Tiam Pinokjo, kiu kredis jam havi kuraĝon, alproksimiĝis je kelkpaŝa distanco, kaj alparolis la serpenton kun dolĉa, persvadema kaj apenaŭ aŭdebla voĉeto :
— Pardonu min, sinjoro Serpento, ĉu vi farus al mi la komplezon, flankentiriĝi tiomete, ke mi povu plupasi ?
Dirite kvazaŭ al muro. Nenia movo.
Tiam li rekomencis kun la sama voĉeto :
— Vi devas scii, sinjoro Serpento, ke mi iras hejmen, kie atendas min mia paĉjo, kiun jam longtempe mi ne vidas !... Ĉu vi do konsentas, ke mi daŭrigu mian vojon ?
Li atendis signeton de respondo al sia peto, sed ĝi ne venis : eĉ la serpento, kiu ĝis tiam ŝajnis vigla kaj vivoplena, fariĝis senmova, preskaŭ ŝtonrigida.
— Ĉu eble li mortis ?... — demandis Pinokjo, kaj kunfrotis la manojn pro ĝojo : kaj sen plia prokrasto li pretigis sin por superpasi lin, kaj veni al la alia flanko de la vojo. Sed li ankoraŭ ne levis tute la gambon, kiam la Serpento, ellasita kiel risorto, abrupte rektiĝis : kaj la marioneto, dum li retropaŝis terurite, stumblis kaj falis sur la teron.
Kaj li falis tiel malfeliĉe, ke lia kapo profundiĝis ĝuste en la koton de la vojo, kaj liaj gamboj ekpendolis alĉiele.
Kiam la Serpento vidis tiun marioneton kun freneze rapide svingataj piedoj kaj kapo malsupre, li kaptiĝis de tia skuridego, ke li ridis, ridis, ridis, kaj pro la streĉo kaŭzita de la trorido, ĉiu vejno ŝiriĝis en lia brusto, kaj ĉifoje li vere mortis.
Tiam Pinokjo kure reekiris por alveni al la domo de la Feino antaŭ mallumiĝo. Sed dumvoje li ne povis kontraŭstari al la turmentoj de la malsato, deiriĝis sur kampon kun la intenco pluki kelkajn muskatajn grapolojn.
Se li nur neniam farus tion !
Apenaŭ li paŝis al vito, krak... li sentis pinĉiĝi la krurojn per du tranĉaj feroj, kiuj igis lin vidi ĉiujn stelojn de la firmamento pro la doloro.
La malfeliĉan marioneton ekkatenis kaptilo, elmetata kutime de kamparanoj por kapti grandajn foinojn, kiuj estas plago por ĉiuj kokejoj de la ĉirkaŭaĵo.

21 Pinokjon kaptas kamparano kaj devigas lin servi kiel gardohundo ĉe kokejo

Pinokjo, vi povas imagi, komencis plori, bleki, petegi. Sed vanis ploro kaj krio, ĉar ĉirkaŭe vidiĝis nek domoj, nek pasis animo viva sur la vojo.
Dume fariĝis nokto.
Eble pro la doloroj kaŭzitaj de la tranĉa kaptilo, seganta liajn tibiojn, eble pro la timo resti sola kaj en mallumo meze de tiuj kampoj, la marioneto estis jam proksime al sveno, kiam li ekvidis lampiron flugi super la kapo. Li vokis al li petante :
— Ho, Lampireto, ĉu vi farus al mi la komplezon, liberigi min el ĉi tiu turmentilo ?
— Malfeliĉa knabo ! — respondis la Lampiro, kaj haltis kun kompato por rigardi lin. — Kiel vi implikiĝis kun la gamboj inter tiujn akrajn ferojn ?
— Mi venis sur la kampon por pluki du grapolojn de ĉi tiu muskata vito kaj...
— Sed : ĉu la vito estas via ?
— Ne...
— Kiu do instruis al vi forpreni aliulan propraĵon ?
— Mi malsatis...
— Malsato, filo mia, ne estas sufiĉa kaŭzo por alproprigi aĵojn, kiuj ne apartenas al ni...
— Vere, prave ! — kriis Pinokjo plorante, — alian fojon mi ne faros tion.
En tiu momento la interparolon interrompis brueto de proksimiĝantaj paŝoj. Estis la posedanto de la kampo, kiu alŝteliĝis sur piedfingroj por vidi, ĉu iu el la foinoj, kiuj manĝadis noktotempe liajn kokinojn, eble falis en la kaptilon.
Kaj lia miro estis plej granda, kiam li eltiris la lanternon el sub la mantelo, kaj rimarkis, ke anstataŭ foino, la kaptilo prenis knabon.
— Ha, friponeto ! — kriis la kamparano kun kolero, — do estas vi, kiu ŝteladas miajn kokinojn.
— Ne mi, ne mi ! — kriis Pinokjo plorsingulte. — Mi venis sur la kampon nur por preni du grapoletojn !
— Kiu ŝtelas grapolon, kapablas ŝteli ankaŭ kokinojn.
Ne zorgu, mi donos al vi tian lecionon, ke vi memoros ĝin por momento.
Kaj li malfermis la kaptilon, prenis la marioneton ĉe la nuko kaj hejmenportis lin pendolanta kiel novnaskita ŝafido.
Alveninte al la korto de la domo, li ĵetis Pinokjon sur la teron, metis unu piedon sur lian kolon, kaj diris al li :
— Hodiaŭ estas malfrue, kaj mi volas enlitiĝi. La konton ni kvitigos morgaŭ. Kaj ĉar mortis mia hundo, kiu gardis nokte la domon, vi tuj transprenos ĝian oficon. Vi hundogardos por mi.
Farite, kiel dirite : la mastro metis dikan ringon kun latunaj pikiloj sur lian kolon, kaj mallarĝigis ĝin tiom, ke li ne povu tratiri la kapon kaj elturniĝi. Al la kolumo li kroĉis longan ĉenon el fero, kaj fiksis ĝin ĉe la muro.
— Se ĉi- nokte pluvos, — diris la kamparano, — vi povos retiriĝi en la lignan hundejon, kie vi ĉiam trovas pajlon, kiu servis lite dum kvar jaroj al mia malfeliĉa hundo. Kaj se eventuale venus ŝtelistoj, ne forgesu pintigi la orelojn kaj boji.
Post tiu admono, la kamparano eniris la domon, fermis la pordon per ĉeno : kaj la malfeliĉa Pinokjo restis kaŭre sur la korto pli morta ol viva pro la malvarmo, malsato kaj timo. De tempo al tempo li per la manoj freneze skuis la kolumon premanta lian kolon, kaj diris plorante :
— Bone tiel !... Bedaŭrinde, bone tiel ! Mi volis senfaradi, vagabondi... mi volis obei al malbonaj kamaradoj, kaj pro tio la sorto min persekutas. Se mi estus bona knabo, kiel multaj aliaj, se mi havus emon lerni kaj labori, se mi restus hejme kun mia malfeliĉa paĉjo, en ĉi tiu horo mi ne troviĝus ĉi tie, meze de kamparo por hundogardi antaŭ la domo de kamparano. Ho, se mi nur povus iam renaskiĝi !... Sed nun jam estas malfrue, kaj necesas toleri !
Eldirinte tiujn plendojn, venantajn rekte el lia koro, li eniris la hundejon kaj endormiĝis.

22 Pinokjo malkovras la ŝtelistojn kaj, rekompence por sia fideleco, fariĝas libera

Pasis jam pli ol du horoj, dum li dolĉe dormis, kiam ĉirkaŭ noktomezo vekis lin flustrado kaj ŝŝ- ado, tsts- ado de strangaj voĉetoj, kiuj, ŝajnis al li, venis el la korto. Li elŝovis la nazopinton tra la aperturo de la hundejo, kaj vidis konsiliĝi kvar bestetojn kun malhela felo, similajn al katoj. Tamen ne estis katoj, sed foinoj, karnomanĝaj bestetoj, tre frandemaj je ovoj kaj junkokoj.
Unu el tiuj foinoj apartiĝis de siaj kamaradoj, iris al la aperturo de la hundejo kaj enflustris :
— Bonan vesperon, Melampo.
— Mi ne nomiĝas Melampo, — respondis la marioneto.
— Do kiu vi estas ?
— Mi estas Pinokjo.
— Kaj kion vi faras ĉi tie ?
— Mi hundogardas.
— Kaj kie estas Melampo ? Kie estas la maljuna hundo, kiu loĝis en ĉi tiu dometo ?
— Li mortis ĉi- matene.
— Li mortis ? Malfeliĉa besto ! Li estis tiel bona !... Sed se mi juĝas ĝuste laŭ via vizaĝo, ankaŭ vi ŝajnas esti afabla hundo.
— Mi petas pardonon, sed mi ne estas hundo !
— Do kio vi estas ?
— Mi estas marioneto.
— Kaj ĉu vi servas kiel hundogardo ?
— Bedaŭrinde : pro puno !
— Se tiel, mi proponas al vi la saman pakton, kiun al la forpasinta Melampo : kaj vi estos kontenta.
— Kaj ĉi tiu pakto estus ?
— Kiel pli frue, unufoje en la semajno ni venos viziti ĉi tiun kokejon kaj forportos po ok kokinojn. El ĉi ok ni manĝos sep kaj unu ni donos al vi, kun la kondiĉo, kompreneble, ke vi ŝajnigos dormi, kaj neniam vi ekhavos emon boji, kaj veki la kamparanon.
— Ĉu Melampo faris tiel same ? — demandis Pinokjo.
— Jes, tiel kaj ni ĉiam bone konkordis. Dormu do trankvile, kaj estu certa, ke antaŭ ol foriri, ni lasos al vi ĉe la dometo bele senplumigitan kokinon por la morgaŭa matenmanĝo. Ĉu ni bone komprenis unu la alian ?
— Mi povus diri : eĉ tro ! — respondis Pinokjo, kaj balancis la kapon iel minace, kvazaŭ li volus diri : ” Baldaŭ ni reparolos pri tio ! ” Kiam la kvar foinoj kredis esti sekuraj en sia faro, ili iris senhezite al la kokejo tre proksima al la hundejo ; kaj unge - dente ili malfermis la lignan pordeton, kiu baris la eniron, kaj englitis unu post alia.
Sed ili ankoraŭ ne finis enpaŝi, kiam ili aŭdis fermiĝi kun bruego la pordon.
Estis Pinokjo, kiu ĝin fermis, kaj kiu ne kontentiĝis per tio, ke li fermis ĝin, sed por pli granda sekureco li metis antaŭ ĝin ŝtonon kiel apogilon.
Kaj poste li komencis boji, kaj bojis kiel vera hundo :
vam- vam- vam- vam.
Je tiu bojado la kamparano elsaltis el la lito, prenis pafilon, kaj elmetinte la kapon tra la fenestro demandis :
— Kio nova ?
— Alvenis la ŝtelistoj ! — respondis Pinokjo.
— Kie ili estas ?
— En la kokejo.
— Tuj mi eliros.
Kaj fakte, post palpebrumo la kamparano estis ekstere : li kuris rekte en la kokejon, kaptis kaj ensakigis la kvar foinojn, kaj diris al ili tre kontente :
— Fine tamen vi falis en miajn manojn ! Mi povus vin puni, sed mi ne estas tiel kruela ! Mi kontentiĝos per tio, ke morgaŭ mi portos vin al la gastejestro de la proksima vilaĝo, kiu senfeligos kaj fritos vin kiel bongustajn leporojn. Tio estas honoro, kiun vi ne meritas, sed la grandanimaj homoj, kiel mi, ne atentas tiajn bagatelojn !
Poste li iris al Pinokjo, karesis lin kaj demandis interalie :
— Kiel vi sukcesis malkovri la komploton de ĉi kvar ŝtelistetoj ? Ĉefe, ke mia Melampo, mia fidela Melampo neniam rimarkis ion !
Tiam la marioneto povus rakonti tion, kion li sciis : do li povus rakonti la hontindan pakton inter la hundo kaj la foinoj, sed li ekmemoris, ke la hundo estas mortinta, kaj li subite pensis en si :
— Por kio utilas akuzi mortintojn ? La mortintoj estas mortintaj, kaj la plej bona afero, kiun oni povas fari, estas : lasi ilin en paco !
— Ĉu vi dormis aŭ maldormis, kiam la foinoj venis al la korto ? — demandis plu la kamparano.
— Mi dormis, — konfesis Pinokjo, — sed la foinoj vekis min per siaj babilaĉoj, kaj unu eĉ venis al mi al la hundejo por diri : ” Se vi promesas ne boji, kaj ne veki la mastron, ni donacos al vi belan kokineton senplumigitan ! ” Ĉu vi komprenas ? Ili aŭdacis fari al mi tian proponon ! Ĉar oni devas scii, ke mi estas marioneto, kiu eble havas ĉiujn mankojn de ĉi tiu mondo : sed mi ne manĝas ĉe la sama tablo kun tiel malhonestaj homoj, kaj mi ne mantelas iliajn fiagojn !
— Brava knabo ! — laŭdis lin la kamparano, frapante al li la ŝultron. — Ĉi tiuj trajtoj de via karaktero donos al vi multan honoron. Kaj por pruvi al vi mian grandan kontenton, ekde nun vi estas libera, vi povas reiri al via hejmo !
Kaj li deprenis la hundokolumon.

23 Pinokjo priploras la morton de la bela Bluhara Knabino : poste li trovas kolombon, kiu portas lin al la marbordo, kaj tie li ĵetas sin en la maron por helpi al sia paĉjo Ĝepeto

Apenaŭ Pinokjo ne plu sentis la pezon de la malmola, humiliga ringo ĉirkaŭ la kolo, li ĵetis sin kure tra kampoj kaj arbaroj, kaj eĉ momenteton ne haltis, ĝis li alvenis al la ĉefvojo, kiu rekondukos lin al la dometo de la Feino.
Kiam li atingis la ĉefvojon, li turnis sin por rigardi malsupren al la sube etendiĝanta ebenaĵo, kaj nudokule li bone distingis la arbaron, kie malfeliĉe li renkontiĝis kun la Vulpo kaj la Kato : li vidis leviĝi inter aliaj arboj la supron de tiu Granda Kverko, sur kiu li estis pendole pendumita je la kolo : kaj li rigardis ĉi tien, li rigardis tien, sed li ne sukcesis ekvidi la dometon de la bela Bluhara Knabino.
Tiam li ekhavis ian malĝojan antaŭsenton, kaj ekkuris per ĉiuj fortoj, kiuj restis en liaj gamboj, kaj post kelkaj minutoj li troviĝis sur la kampo, kie iam la Blanka Dometo troviĝis. Sed ĝi ne plu troviĝis. Staris anstataŭe malgranda marmora ŝtono, sur kiu oni povis legi per majuskloj la sekvajn dolorajn vortojn :
Ĉ I T I E R I P O Z A S L A B L U H A R A K N A B I N O, K I U M O R T I S P R O D O L O R O Ĉ A R F O R L A S I S Ŝ I N L A F R A T E T O P I N O K J O.
Mi lasas al vi imagi, kion sentis la marioneto, kiam li pene elsilabumis tiujn vortojn. Li falis kun vizaĝo sur la teron kaj kovris tiun funebran marmoron per mil kisoj, erupciante en singultan ploron. Li ploris la tutan nokton, la sekvan matenon, la tutan tagon, ĉiam plu kaj plu li ploris, kvankam el la okuloj jam forfluis ĉiuj larmoj : liaj krioj kaj lamentoj estis tiel korŝiraj kaj doloraj, ke la ĉirkaŭaj montetoj respondis al li per eĥo.
Kaj plorante li ripetadis :
— Ho, Feino mia, kial vi mortis ? Kial ne mortis mi anstataŭ vi, mi, kiu estas tiel malbona, dum vi estis tiel bonega ? Kaj kie estas mia paĉjo ? Ho, Feineto mia, diru, kie mi trovos lin, ĉar mi volas resti ĉiam kun li kaj neniam, neniam forlasi lin ! Ho, Feino mia, diru, ne estas vero, ke vi mortis !... Se vi vere amas min... se vi amas vian frateton, reviviĝu... revenu viva, kiel antaŭe !... Ĉu ne estas malbone al vi, vidi min sola kaj forlasita de ĉiuj ?... Se alvenos la murdistoj, ili denove pendigos min sur branĉo de arbo... kaj tiam mi mortos por ĉiam. Kion vi volas, ke mi faru, sola en ĉi tiu mondo ? Nun, kiam mi perdis vin kaj mian paĉjon, kiu donos manĝon al mi ? Kie mi dormos nokte ? Kiu pretigos al mi la novan jaketon ? Ho, estus pli bone, centoble pli bone, se ankaŭ mi mortus !
Jes, mi volas morti !... Ĉiĥ ! Ĉiĥ ! Ĉiĥ !
Kaj dum li tiel senesperadis, li volis ŝiri la harojn : sed li ne povis enigi la fingrojn, ĉar liaj haroj estis faritaj el ligno.
Intertempe preterflugis supre granda kolombo, kiu haltis kun disetenditaj flugiloj, kaj el granda alteco malsuprenkriis al li :
— Diru knabeto, kion vi faras tie malsupre ?
— Ĉu vi ne vidas ? Mi ploras ! — diris Pinokjo, kaj levis la kapon al tiu voĉo, kaj viŝis la okulojn per la maniko de sia jaketo.
— Diru al mi, — aldonis ankoraŭ la Kolombo, — ĉu vi ne konas hazarde marioneton inter viaj kamaradoj, pupon, kiu nomiĝas Pinokjo ?
— Pinokjo ?... Ĉu vi diris Pinokjo ? — ripetis la marioneto, kaj salte stariĝis. — Pinokjo estas mi !
Je tiu respondo la Kolombo rapide malleviĝis, kaj metis sin sur la teron. Li estis pli granda ol meleagro.
— Ĉu vi eble konas ankaŭ Ĝepeton ? — li demandis la marioneton.
— Ĉu mi lin konas ? ! Li estas mia malfeliĉa paĉjo ! Ĉu li eble parolis pri mi ? Ĉu vi kondukos min al li ? Ĉu li ankoraŭ vivas ? Respondu al mi, mi petegas vin, ĉu li vivas ?
— Antaŭ tri tagoj mi lasis lin sur la marbordo.
— Kion li faris ?
— Li ĝuste faris al si ŝipeton por traveturi la Oceanon.
Tiu kompatinda homo jam pli ol kvar monatojn veturadas ĉirkaŭ la tero kaj serĉas vin : kaj ĉar li ne povis trovi vin, nun li metis al si en la kapon, ke li serĉos vin en la malproksimaj landoj de la nova mondo.
— Kiel malproksime estas la marbordo de ĉi tie ? — demandis Pinokjo kun zorgoplena maltrankvilo.
— Pli ol mil kilometrojn.
— Mil kilometrojn ? Ho, Kolombo mia, kiel bone estus havi viajn flugilojn !
— Se vi volas veni, mi vin alportos.
— Kiel ?
— Rajde sur mia dorso. Ĉu vi tre pezas ?
— Pezas ? Mi tute ne !... Mi estas malpeza, kiel folio.
Kaj tiam senhezite Pinokjo saltis sur la dorson de la Kolombo, metis unu gambon unuflanken, la alian aliflanken kaj kriis kontentege : ” Galopu, galopu, ĉevaleto, ĉar mi urĝas alveni rapide !... ” La Kolombo levis sin, kaj en kelkaj minutoj li flugis tiel alten, ke preskaŭ li tuŝis la nubojn. Kiam li leviĝis al tia alteco, la marioneto scivole turnis sin por rigardi malsupren : kaj lin kaptis tia teruro kaj tia kapturniĝo, ke por eviti la danĝeron fali el tia alto, per la brakoj preme - streĉe li ĉirkaŭprenis la kolon de sia plumhava rajdbesto.
Ili flugis la tutan tagon. Ĉe vesperiĝo la Kolombo diris :
— Mi havas grandan soifon !
— Kaj mi grandan malsaton ! — aldonis Pinokjo.
— Ni haltu por kelkaj minutoj ĉe tiu kolombejo ; poste ni daŭrigos la vojaĝon por esti morgaŭ matene ĉe sunleviĝo sur la marbordo.
Ili eniris malplenan kolombejon, kie estis nur pelveto plena de akvo kaj korbo kun viciaj grajnoj. La marioneto dum sia tuta vivo ne ŝatis viciaĵojn : laŭ li ili naŭzas, renversas al li la stomakon : sed tiun vesperon li manĝis da ili ĝis stomakokrevo, kaj kiam li jam preskaŭ finis, li turnis sin al la Kolombo kaj diris :
— Neniam mi antaŭe pensus, ke la viciaj grajnoj estas tiel bonaj !
— Necesas konvinkiĝi, knabo mia, — respondis la Kolombo, — ĉar kiam la malsato vere postulas, kaj nenio alia troviĝas por manĝi, ankaŭ la vicioj fariĝas bongustegaj ! La malsato ne havas kapricojn, nek frandemon !
Ili faris rapide ankoraŭ malgrandan intermanĝon kaj ripozon dum la vojaĝo, kaj ek pluen ! La sekvan matenon ili alvenis al la marbordo.
La Kolombo surterigis Pinokjon, kaj ĉar li tute ne volis, ke Pinokjo ĝenu lin per dankemo, tuj li releviĝis kaj malaperis.
La bordo estis plena de homoj, kiuj kriadis kaj gestadis rigardante al la maro.
— Kio okazis ? — demandis Pinokjo al maljunulino.
— Okazis tio, ke malfeliĉa patro, kiu perdis la filon, volis enŝipiĝi por retrovi lin sur la alia flanko de la maro ;
sed la maro hodiaŭ estas tre malica, kaj minacas gluti la ŝipeton...
— Kie estas la ŝipeto ?
— Jen tie, kien montras mia fingro, — respondis la maljunulino, montrante ŝipeton, kiu aspektis nuksoŝelo kun eta hometo en ĝi.
Pinokjo streĉis la okulojn al tiu punkto, zorge observis ĝin, kaj eligis akran veon kriante :
— Li estas mia paĉjo ! Li estas mia paĉjo !
Dume la ŝipeto, ĵetata de furiozaj ondoj, jen malaperis inter la ondegoj, jen reaperis ŝvebante super ili.
Kaj Pinokjo stariĝis sur rokopinto, kaj daŭre vokadis sian paĉjon per lia nomo, kaj donis al li multajn signojn per la manoj kaj sia nazotuketo, eĉ per la bereto, kiun li havis sur la kapo.
Kaj tiel ŝajnis, ke Ĝepeto — kvankam li estis tre malproksime de la marbordo — rekonis sian filon, ĉar ankaŭ li levis sian bereton, kaj salutis lin, kaj pere de gestoj li komprenigis al li, ke volonte li returniĝus, sed la maro estis tiel granda, ke ĝi malhelpis al li remi kaj proksimiĝi al la tero.
Kaj tiam abrupte terura ondego leviĝis, kaj la ŝipeto malaperis. Oni atendis, ke ĝi releviĝu, sed ĝi ne plu vidiĝis.
— Malfeliĉa homo ! — diris tiam la fiŝistoj, kaj murmurante preĝon duonlaŭte, ekiris por reiri al siaj hejmoj.
Kaj tiam ili ekaŭdis senesperan krion, kaj turninte sin ili ekvidis knabeton, kiu ĵetis sin de rokopinto en la maron kriante :
— Mi volas savi mian paĉjon !
Pinokjo estis tute el ligno, do li flosis facile, kaj naĝis kiel fiŝo. Jen li vidiĝis malaperi subakve pro la impetaj skufluoj, jen reaperi elsube kun unu gambo aŭ brako, en grandega distanco de la tero. Fine li perdiĝis el la vido, kaj oni lin ne plu vidis.
— Malfeliĉa knabo ! — diris tiam la fiŝistoj, kiuj ariĝis sur la bordo, kaj murmurante preĝon duonlaŭte, ili disiris al siaj domoj.

24 Pinokjo venas al la insulo de la Laboremaj Abeloj, kaj retrovas la Feinon

Pinokjo, kiun entuziasmigis la espero, alveni ĝustatempe por helpi al sia malfeliĉa paĉjo, naĝis dum la tuta nokto.
Kiel terura estis tiu nokto ! Torente pluvis, hajlis, timige tondris kaj tiom fulmis, ke tio ŝajnis sunhela tago.
Ĉe mateniĝo li ekvidis longan terlangon proksime antaŭ si. Tio estis insulo meze de la maro.
Li streĉis ĉiujn siajn fortojn por atingi la bordon, sed vane. La ondoj rekuradis kaj kunpuŝiĝis, ĵetadis lin inter si, kvazaŭ li estus branĉeto aŭ pajlero. Fine por lia bonŝanco venis tiel potenca kaj impeta ondo, ke ĝi ĵetis lin facile sur la sablon de la strando.
La bato estis tiel forta, ke krakis ĉiuj liaj ripoj kaj artikoj : sed li konsolis sin dirante :
— Ankaŭ ĉi- foje propradire mi bonŝance saviĝis !
Intertempe la ĉielo iom post iom sereniĝis ; la suno aperis en sia tuta brilo, kaj la maro fariĝis kvietega kaj glata kiel oleo.
Tiam la marioneto sternis siajn vestojn en la suno por sekigi ilin kaj rigardadis tien - reen, ĉu li povus rimarki sur tiu senfina akvoplato ian malgrandan barketon kun hometo en ĝi. Sed post kiam li sufiĉe rigardadis, li vidis antaŭ si nenion alian ol ĉielon, maron kaj kelkajn velojn de ŝipoj, sed tiel malproksime, ke ili ŝajnis muŝoj.
— Se mi almenaŭ scius, kiel ĉi tiu insulo nomiĝas, — suspiris Pinokjo. — Se mi scius, ĉu sur ĝi loĝas honestuloj, mi volas diri homoj, kiuj ne kutimas pendigi geknabojn sur arbobranĉoj ; sed kiun mi povas demandi ? Kiun, se mi vidas neniun ?
Ĉi tiu penso, esti sola, solega meze de tiu granda lando neloĝata tiel malĝojigis lin, ke li jam preskaŭ ekploris, kiam neatendite li ekvidis naĝi bordoproksime grandan fiŝon, kiu iris trankvile laŭ siaj farendoj, kun kapo ŝovita el la akvo.
Ne sciante, per kiu nomo alparoli lin, la marioneto laŭte alkriis por rimarkigi sin :
— He vi, sinjoro fiŝo, ĉu vi permesas al mi diri vorton ?
— Eĉ du, — respondis la fiŝo, kiu estis tiel ĝentila delfeno, da kiaj troviĝas tre malmulte en la maroj de la mondo.
— Ĉu vi bonvolus diri al mi, ĉu troviĝas loko sur ĉi tiu insulo, kie oni povus manĝi sen la danĝero, esti manĝata ?
— Mi certas pri tio, — respondis la Delfeno. — Eĉ proksime vi trovos unu tian.
— Laŭ kiu vojo oni atingas ĝin ?
— Elektu tiun vojeton maldekstre, kaj iru ĉiam post la nazo. Vi ne misiros.
— Diru al mi ankaŭ ion alian. Vi promenas tage - nokte tra la maro, ĉu vi ne renkontiĝis eventuale kun ŝipeto kun mia paĉjo en ĝi ?
— Kiu estas via paĉjo ?
— Li estas la plej bona paĉjo en la mondo, kiel mi estas la plej malbona filo, kiu povas nur ekzisti.
— Pro la ĉi- nokta tempesto, — respondis la Delfeno, — la ŝipeto certe subakviĝis.
— Kaj mia paĉjo ?
— Verŝajne ĉi- hore glutis lin la terura Ŝarko, kiu venis antaŭ kelkaj tagoj al niaj akvoj por amase buĉi kaj ekstermi.
— Ĉu estas tre granda tiu Ŝarko ? — demandis Pinokjo, kiu jam komencis tremi pro la timo.
— Jes ja, granda !... — respondis la Delfeno. — Por ke vi havu ideon pri tio, mi diras al vi, ke li estas pli granda ol kvinetaĝa domego, kaj havas tiel larĝan kaj profundan buŝegon, ke tra ĝi oportune enirus tuta vagonaro kune kun la lokomotivo.
— Sankta Di- patrino ! — kriis terurite la marioneto. Li vestis sin haste - rapide, kaj turnis sin al la Delfeno dirante : — Ĝis revido, sinjoro Fiŝo : pardonu al mi la ĝenon kaj koran dankon por via komplezo.
Dirinte tion, li rapide paŝis sur la vojeton, kaj komencis marŝi tiel vigle, ke tio ŝajnis kurado. Kaj je la plej malgrandaj bruoj, kiujn li aŭdis, li tuj returnis sin por vidi, ĉu ne sekvas lin tiu terura Ŝarko, granda kiel kvinetaĝa domo, kaj kiu havas tutan vagonaron en la buŝo.
Post duonhoro da marŝo li venis al vilaĝeto, nomata Vilaĝo de la Laboremaj Abeloj. La stratoj svarmis de pasantoj, kiuj kuris tien- reen laŭ siaj aferoj : ĉiuj laboris, ĉiuj havis farendon. Ne troviĝis eĉ unu nenifarulo aŭ vagabondo, eĉ ne per lampo oni trovus tian.
— Mi komprenas, — diris tuj tiu sentaŭga Pinokjo, — ĉi tiu vilaĝo ne estas farita por mi ! Mi ne naskiĝis por labori !
Dume malsato turmentis lin, ĉar pasis dudek kvar horoj, dum li manĝis nenion, eĉ ne pladeton da viciaj grajnoj.
Kion fari ?
Al li restis nur du ebloj por ĉesigi la malsaton : aŭ peti iom da laboro, aŭ almoze peti moneron aŭ pecon da pano.
Almozpeti li hontis : ĉar lia paĉjo ĉiam predikis al li, ke almozon rajtas peti nur maljunuloj kaj malsanuloj.
La veraj malriĉuloj en ĉi tiu mondo, kiuj meritas helpon kaj kompaton, estas tiuj, kiuj pro aĝo aŭ malsano ne povas akiri panon per laboro de siaj propraj manoj. Ĉiuj aliaj devas labori : kaj se ili ne laboras kaj suferas pro malsato, des pli malbone al ili.
Dume preterpasis homo, ŝviteganta kaj spireganta, kiu sola tiris penege du ĉarojn, plenajn de karbo.
Pinokjo juĝis lin bona homo laŭ la vizaĝo, kaj paŝis al li kun mallevitaj okuloj pro la honto, kaj petis duonlaŭte :
— Ĉu vi bonvolus doni al mi unu groŝon, ĉar mi sentas, ke mi mortos pro malsato ?
— Ne nur unu, sed kvar mi donos al vi, — respondis la karbisto, — se vi helpos al mi tiri ĉi tiujn du karboĉarojn ĝis mia domo.
— Mi miras ! — respondis la marioneto preskaŭ ofendite. — Mi ne servas laŭ via kutimo, kiel azeno : mi neniam tiris ĉaron !
— Bone al vi ! — respondis la karbisto. — Do, fileto mia, se vi vere sentas, ke vi mortas pro malsato, manĝu du grasajn pecojn da via fiero kaj atentu ne havi misdigeston.
Post kelkaj minutoj preterpasis masonisto, kiu portis sur la ŝultroj korbon plenan de kalko.
— Sinjoro, ĉu vi bonvolus doni moneron al malfeliĉa knabo, kiu morte malsatas ?
— Volonte ; venu kun mi, portu kalkon, — respondis la masonisto, — kaj anstataŭ unu mi donos al vi kvin monerojn.
— Sed la kalko estas peza, — respondis Pinokjo, — kaj mi ne volas pene ŝviti.
— Se vi ne volas pene ŝviti, tiam amuzu vin per la malsato, knabeto, kaj ĉion bonan !
Dum duonhoro pasis pluaj dudek homoj, kaj Pinokjo petis ĉiujn pri almozo, sed ili senescepte respondis al li :
— Ĉu vi ne hontas ? Anstataŭ stari kiel gapulo surstrate, iru prefere serĉi al vi iom da laboro, kaj lernu perlabori vian panon !
Finfine preterpasis bonema virino, kiu portis du kruĉojn da akvo.
— Ĉu vi permesas al mi, bona sinjorino, ke mi trinku gluton da akvo el via kruĉo ? — demandis Pinokjo, kiu preskaŭ brulis pro soifo.
— Trinku, trinku, knabeto ! — diris la virino, kaj demetis la du kruĉojn sur la teron.
Kiam Pinokjo trinkis, kiel spongo, murmuris duonlaŭte, viŝante al si la buŝon :
— La soifon mi kvietigis ! Se mi nur povus tiel kvietigi la malsaton !
Kiam la bona virino aŭdis tiujn vortojn, ŝi tuj rimarkis :
— Se vi helpos al mi hejmenporti unu el ĉi du kruĉoj, mi donos al vi belan pecon da pano.
Pinokjo rigardis la kruĉon, kaj diris nek jes, nek ne.
— Kaj al la pano mi kromdonos al vi florbrasikon, preparitan en oleo kaj vinagro, — aldonis la bonanima virino.
Pinokjo ĵetis alian rigardon al la kruĉo, kaj respondis nek jes, nek ne.
— Kaj post la florbrasiko mi donos al vi fajnan konfitaĵon plenan de rosolio.
Al la tento de ĉi lasta frandaĵo Pinokjo ne povis kontraŭstari, kaj decideme li diris :
— En ordo ! Mi hejmenportos al vi la kruĉon.
La kruĉo estis tre peza, kaj ĉar liaj manoj ne estis sufiĉe fortaj, li metis ĝin sur la kapon.
Alveninte hejmen, la bona virino sidigis Pinokjon al tableto garnita por manĝo, kaj metis panon, preparitan florbrasikon kaj konfitaĵon antaŭ lin.
Pinokjo ne manĝis, sed glutegis. Lia stomako ŝajnis loĝejo, forlasita kaj neloĝata de kvin monatoj.
Post kiam li kvietigis la furiozajn mordojn de la malsato, Pinokjo levis la kapon por danki sian bonfarinton ;
sed li ankoraŭ ne finis observi ŝian vizaĝon, kiam li ellasis longan ho- o- o- o pro la miro, kaj restis ravita kun vaste malfermitaj okuloj, forko pendanta en la aero kaj buŝo plena de pano kaj florbrasiko.
— Kial vi tiel miras ? — demandis ridetante la bona sinjorino.
— Estas tiel... — respondis Pinokjo balbutante, — estas tiel... ke vi similas... vi memorigas, jes, jes, jes, la sama voĉo... ankaŭ vi havas bluajn harojn... kiel ŝi !...
Ho, Feino mia !... Ho, Feineto mia !... Diru al mi, diru, ke estas vi, vere vi !... Ne lasu min plu plori ! Se vi scius !...
Mi tiel mi ploris, mi tiel turmentiĝis !
Dirante tion, Pinokjo eklarmis torente, ĵetis sin sur la genuojn, kaj ĉirkaŭbrakis la genuojn de tiu mistera virino.

25 Pinokjo promesas al la Feino esti bona kaj lerni, ĉar tedas lin esti marioneto kaj volas fariĝi brava knabo

Komence la bona virino asertis, ke ŝi ne estas la Bluhara Feineto : sed poste ŝi vidis, ke ŝi estas malkovrita, kaj ne volis tro longigi la komedion, kaj fine ŝi igis sin rekoni, kaj diris al Pinokjo :
— Ruza marioneto ! Kiel vi rimarkis, ke tio estas mi ?
— Pro la granda amo, kiun vi montris al mi.
— Ĉu vi memoras ? Vi forlasis min kiel knabinon, kaj retrovis kiel virinon, tiel, ke mi povus esti via patrino.
— Mi tre ŝatus tion, ĉar tiel anstataŭ fratineto mi nomos vin panjo. Jam de longa tempo mi volas havi panjon, kiel ĉiuj ceteraj infanoj !... Sed kiel okazis, ke vi kreskis tiel rapide ?
— Estas sekreto.
— Instruu al mi : iomete ankaŭ mi volus kreski. Ĉu vi ne vidas, mi restis alta kiel hundo sidanta.
— Sed vi ne povas kreski, — respondis la Feino.
— Kial ?
— Ĉar marionetoj neniam kreskas. Ili naskiĝas marionetoj, vivas kiel marionetoj, kaj mortas kiel marionetoj.
— Ba, min tedas esti ĉiam marioneto ! — kriis Pinokjo malkontente. — Estas tempo, ke ankaŭ mi fariĝu tia homo, kiel la aliaj.
— Vi fariĝus, se vi meritus tion...
— Ĉu vere ? Kaj kion mi faru por meriti tion ?
— Afero plej simpla : alkutimiĝu, ke vi estas bona knabo.
— Ĉu eble mi ne estas tio ?
— Ne ja ! La bonaj knaboj estas obeemaj, kaj vi...
— Mi neniam obeas.
— La bonaj knaboj ŝatas lerni kaj labori, kaj vi...
— Kaj mi nenifaradas kaj vagaĉas dum la tuta jaro.
— La bonaj knaboj diras ĉiam la veron...
— Kaj mi ĉiam mensogas.
— La bonaj knaboj volonte vizitas lernejon...
— Kaj al mi la lernejo kaŭzas doloron. Sed ekde nun mi volas ŝanĝi mian vivon.
— Ĉu vi promesas tion ?
— Mi promesas. Ankaŭ mi volus fariĝi bona knabo, kaj volas esti la konsolo de mia paĉjo... Kie nun estas mia paĉjo ?
— Mi ne scias.
— Ĉu mi havos la feliĉon, iam revidi kaj brakumi lin ?
— Mi kredas, ke jes : mi eĉ estas certa pri tio.
Je tiu respondo estis tiel granda la ĝojo de Pinokjo, ke li prenis la manojn de la Feino, kaj komencis ilin kisi kun tia fervoro, ke li ŝajnis esti ekster si. Poste li levis la vizaĝon, rigardis ŝin ameme kaj demandis :
— Diru al mi, panjo, do estas vero, ke vi ne mortis ?
— Ŝajnas, ke ne, — respondis la Feino ridetante.
— Se vi scius, kiom da doloroj kaj gorĝopremoj mi sentis, kiam mi legis : ” ĉi tie kuŝas... ” — Mi scias : kaj pro tio mi pardonis al vi. La sincereco de via doloro pruvis al mi, ke vi havas bonan koron : kaj de bonkoraj knaboj, eĉ se iom bubaj kaj miskondutaj, ĉiam oni povas ion esperi, aŭ oni povas ĉiam esperi, ke ili reiros sur la bonan vojon. Jen pro kio mi venis ĝis ĉi tie por serĉi vin. Mi estos via patrino.
— Ho, kiel bele ! — ekkriis Pinokjo saltante pro ĝojo.
— Vi obeos al mi, kaj ĉiam faros, kion mi diras.
— Volonte, volontege !
— Ekde morgaŭ, — aldonis la Feino, — vi komencos viziti la lernejon. — Pinokjo tuj fariĝis malpli gaja.
— Poste vi elektos laŭ via plaĉo profesion, metion...
Pinokjo iĝis serioza.
— Kion vi murmuras tra la dentoj ? — demandis la Feino iom ofendite.
— Mi diris... — jelpis la marioneto apenaŭ aŭdeble, — ke viziti lernejon, ŝajnas al mi iom malfrue...
— Ne, sinjorido. Tenu en la kapo, ke por lerni kaj instruiĝi neniam malfruas.
— Sed mi volas lerni nek profesion, nek metion.
— Kial ?
— Ĉar la laboro al mi ŝajnas pena.
— Filo mia, — diris la Feino, — tiuj, kiuj tiel parolas, preskaŭ ĉiam finas aŭ en malliberejo aŭ en malsanulejo. La homo laŭ via opinio naskiĝas riĉa aŭ malriĉa, li devas fari ion en ĉi tiu mondo, okupi sin, labori. Malbone al tiuj, kiuj transdonas sin al nenifarado ! La nenifarado estas la plej malbela malsano, kaj necesas tuj kuraci ĝin, ekde infanaĝo : se ne, en plenkreskula aĝo ĝin oni ne povas kuraci.
Ĉi tiuj vortoj tuŝis la animon de Pinokjo, kiu vigle levis la kapon kaj diris al la Feino :
— Mi lernos, mi laboros, mi faros ĉion, kion vi ordonos al mi, ĉar finfine la marioneta vivo ektedis min, kaj mi volas fariĝi vera knabo je ajna prezo. Vi promesis al mi tion, ĉu ne ?
— Mi promesis al vi, nun ĉio dependas de vi.

26 Pinokjo iras kun siaj kunlernantoj al la marbordo por vidi la teruran Ŝarkon

La sekvan tagon Pinokjo iris al la elementa lernejo.
Imagu tiujn knabojn bubojn, kiam ili vidis enpaŝi marioneton en la lernejon ! Eksonis ridego, kiu ne volis ĉesi. Iu faris al li ian ŝercon, dua alian ŝercon : ĉi tiu forprenis lian bereton el la mano, tiu tiris lian jaketon de malantaŭe ; kelkaj provis pentri grandajn lipharojn al li sub la nazo per inko, kaj eĉ estis knabo, kiu aŭdacis ligi ŝnurojn sur la piedoj kaj manoj por dancigi lin.
Dum certa tempo Pinokjo montris sin indiferenta kaj elturniĝis ; sed fine li sentis perdi la paciencon, kaj turnis sin kontraŭ tiuj, kiuj plej lin ĉikanis, kaj misuzis por siaj ludaĉoj, kaj diris al ili kun malplaĉema mieno :
— Atentu, knaboj : mi venis ĉi tien ne por estis via klaŭno. Mi respektas aliulojn, kaj mi volas esti same respektata.
— Brave, koboldo ! Vi parolis kvazaŭ el libro ! — kriis tiuj buboj, kaj ĵetadis sin de la ridegoj : kaj unu el ili, la plej impertinenta etendis la manon kun la intenco kapti la marioneton ĉe la nazopinto.
Sed mankis tempo por tio, ĉar Pinokjo etendis la gambon sub la tablo, kaj piedbatis al li la tibiojn.
— Oj ! kiel malmolaj piedoj ! — hurlis la knabo frotante la bluaĵojn, kiujn la marioneto faris al li.
— Kaj kiaj kubutoj !... Pli malmolaj ol la piedoj ! — diris iu alia, kiu pro siaj krudaj ŝercoj ricevis kubutbaton en la stomakon.
Fakto estas, ke post tiu pied - kaj kubutbatoj Pinokjo tuj akiris la respekton kaj simpation de ĉiuj knaboj de la lernejo : kaj ĉiuj faris al li multajn komplezojn, kaj ĉiuj tutkore amis lin.
Kaj ankaŭ la instruisto laŭdis lin, ĉar li ĉiam atentis, estis diligenta, saĝa, enpaŝis unua en la lernejon kaj stariĝis lasta post la fino de la instruado.
La sola manko, kiun li havis, estis, ke li amikiĝis kun tro multaj kamaradoj, inter kiuj estis buboj vaste konataj pro sia negranda emo al lernado kaj malemo esti eminentaj.
La instruisto avertis lin ĉiutage, kaj ankaŭ la bona Feino ne preterlasis diri kaj ripeti al li ofte :
— Atentu, Pinokjo ! Tiuj viaj kamaradoj pli aŭ malpli frue prenos al vi la emon al lernado, kaj eble venigos al vi grandan malfeliĉon.
— Estas nenia danĝero ! — respondis la marioneto levante la ŝultrojn, kaj tuŝis la frunton per la fingro, kvazaŭ por diri : ” Mi havas sufiĉan saĝon ĉi- ene ! ” Okazis foje, iun certan tagon, dum li iris al la lernejo, ke li renkontiĝis kun grupo de la kutimaj kamaradoj, kiuj iris al li kaj diris :
— Ĉu vi scias la grandan novaĵon ?
— Ne.
— Ĉi- tien, en la proksiman maron alvenis Ŝarko, granda kiel monto.
— Ĉu vere ?... ĉu tio estas la sama Ŝarko, kiun oni vidis, kiam dronis mia malfeliĉa patro ?
— Ni iras al la bordo por vidi ĝin. Ĉu ankaŭ vi venos kun ni ?
— Mi ne : mi volas iri en la lernejon.
— Kial gravas al vi la lernejo ? En la lernejon ni iros morgaŭ. Unu lecionon pli aŭ malpli, oni restas la sama azeno.
— Kaj kion diros la instruisto ?
— La instruisto diru, kion li volas. Lin oni pagas ĝuste por tio, ke li grumblu la tutan tagon.
— Kaj mia panjo ?
— La panjoj neniam ion scias, — respondis tiuj friponetoj.
— Ĉu vi scias, kion mi faros ? — diris Pinokjo. Mi volas vidi la Ŝarkon pro certaj kaŭzoj personaj... sed mi iros vidi lin post la lernejo.
— Malfeliĉa naivuleto ! — respondis iu el la bando. — ĉu vi kredas, ke fiŝo tiel granda emas restadi tie laŭ via plaĉo kaj kapricaĵo ? Apenaŭ li tediĝas, prenas la direkton al alia loko, kaj tiam kiu vidis lin, vidis, kaj kiu ne, tiu ne.
— Kiom da tempo oni iras ĝis la strando ? — demandis la marioneto.
— En unu horo ni aliros kaj revenos.
— Do ek ! Kiu pli rapidos, pli bravos ! — kriis Pinokjo.
Ricevinte la signalon por ekmarŝo, tiu bando de buboj — kun libroj kaj kajeroj subbrake — ĵetis sin kuri tra la kampoj ; kaj Pinokjo kuris ĉiam antaŭ la bando : ŝajnis, ke anstataŭ piedoj li havas flugilojn.
De tempo al tempo li turnis sin, mokis siajn kamaradojn postrestintajn kelkan distancon, kaj kiam li vidis, ke ili spiregas, ŝvitegas, estas polvokovritaj kaj elpendegas iliaj langoj, li ridis pri ili el la tuta gorĝo.
La malfeliĉulo ne sciis en tiu momento, al kiaj teruraĵoj kaj misfortunoj li kuras renkonte.

27 Granda batalo inter Pinokjo kaj liaj kamaradoj, unu el kiuj vundiĝas, pro kio Pinokjon arestas la ĝendarmoj

Kiam Pinokjo atingis la bordon, li ĵetis rigardegojn al la maro, sed li vidis neniun Ŝarkon. La maro estis tute glata, kiel granda spegulo.
— Kie do estas la Ŝarko ? — li demandis, turninte sin al siaj kamaradoj.
— Li certe foriris matenmanĝi, — respondis unu el ili ridante.
— Aŭ li ĵetis sin sur liton por dormeti, — aldonis iu alia, ridante pli laŭte ol iam.
El tiuj konfuzaj respondoj kaj aĉaj ridoj Pinokjo komprenis, ke liaj kamaradoj aĉe superruzis lin, kiam ili kredigis al li ion, kio ne estis vero ; tio lin malagrable tuŝis, kaj li diris al ili per kolera voĉo :
— Kian sencon havis diri al mi la rakonteton pri la Ŝarko ?
— Sencon certe tio havis !... — respondis ĥore tiuj aĉaj buboj.
— Kaj tio estas ?
— Ni volis, ke vi preteriru la lernejon, kaj venu kun ni.
Ĉu vi ne hontas montri vin ĉiam tiel diligenta kaj tiel akurata en la instruhoroj ? Ĉu vi ne hontas tiel multe lerni ?
— Kaj kial gravas al vi, se mi lernas ?
— Al ni tio tre gravas, ĉar pro vi ni faras malbonan impreson al la instruisto...
— Kial ?
— Ĉar la diligentaj lernantoj per siaj kapabloj ĉiam hontigas nin, kiuj ne emas lerni. Kaj ni ne volas honti !
Ankaŭ ni havas memamon !
— Kion do mi devus fari por vin kontentigi ?
— Ankaŭ vi devus tediĝi de la lernejo, de la lecionoj kaj de la instruistoj, niaj tri grandaj malamikoj.
— Kaj se mi volus daŭrigi la lernadon ?
— Ni neniam alparolos vin, kaj ĉe la unua okazo vi pagos por tio !
— Vi vere preskaŭ ridigas min, — diris la marioneto kun kapbalanco.
— Ej, Pinokjo ! — kriis tiam la plej granda el la knabaĉoj, kaj klinis sin al la vizaĝo de Pinokjo.
— Ne ludu al ni la bravan koketon ! Ne ludu al ni la fanfaronulon ! Ĉar se vi ne timas nin, ni same ne timas vin ! Memoru, ke vi estas sola kaj ni sep.
— Sep, kiel la mortaj pekoj, — diris Pinokjo kun granda rido.
— Ĉu vi aŭdis ? Li insultis nin ĉiujn ! Li nomis nin sep mortaj pekoj !
— Pinokjo ! Petu pardonon pro la ofendo... se ne, ve al vi !
— Mis, mis ! — diris la marioneto, montrante malplenan kapon per la fingro por moki ilin.
— Pinokjo, tio havos malbonan finon !
— Mis, mis !
— Ni karesos vian dorson per bastono !
— Mis, mis !
— Vi hejmeniros kun rompita nazo !
— Mis, mis !
— Nun mi regalos vin per miso ! — kriis la plej arda inter la bubaĉoj. — Prenu dume ĉi tiun donaceton, ĝi servu al via sano.
Kaj dirinte tion, li pugnofrapis la kapon de Pinokjo.
Sed okazis, kiel oni kutimas diri : al bato sekvas rebato ; Pinokjo, kiel atendeblis, respondis same per la pugno, kaj de momento al momento la batalo fariĝis ĝenerala.
Pinokjo, kvankam li estis sola, defendis sin heroe. Per siaj piedoj el plej malmola ligno li laboris tiel fervore, ke li povis teni siajn malamikojn en konsiderinda distanco.
Kien liaj piedoj povis atingi kaj tuŝi, tie ĉiufoje ili lasis bluaĵon por rememoro.
Kiam la knaboj, koleraj, ke ili ne povas mezuri la fortojn korpo al korpo kun la marioneto, ekpensis utiligi aliajn armilojn : ili malligis siajn lernejajn librofaskojn, kaj komencis pluvigi kontraŭ Pinokjon abocolibrojn, legolibrojn, ekzercokajerojn, gramatikojn kaj aliajn lernejajn librojn : sed la marioneto, kiu havis rapidajn kaj viglajn okulojn, ĝustatempe flankenigis la kapon, tiel ke la libroj preterflugis super lia kapo, kaj ĉiuj falis en la maron.
Imagu la fiŝojn ! La fiŝoj kredis, ke la libroj estas io por manĝi, kaj ili naĝis amase sur la akvosurfacon ; sed post kiam ili enbuŝigis kelkajn paĝojn kaj kovrilojn, ili tuj elkraĉis ilin, mistiris la buŝon, kvazaŭ ili volus diri : ” Ne estas aĵo por ni : ni alkutimiĝis multe pli bone nutri nin ! ” Intertempe la batalo fariĝis ĉiam pli arda, kiam jen granda krabo elmetis la kapon el la akvo, iom post iom elrampis sur la strandon, kaj ekkriis kun voĉo de trombono raŭka :
— Ĉesu friponetoj, ĉar vi estas tio ! Ĉi tiuj pugnobataloj inter knaboj malofte finiĝas bone. Io malfeliĉa ĉiam okazas.
Malfeliĉa Krabo ! Kvazaŭ li predikus al muro. Eĉ tiu bubo Pinokjo, kiu turnis sin malantaŭen kun malbonvola rigardo, diris al li malĝentile :
— Ĉesu, teda Krabo ! Vi farus pli bone, se vi suĉus du likenajn pastelojn por kuraci vian gorĝon de tiu malvarmumo. Iru prefere al lito, kaj provu ŝviti !
Intertempe la knaboj, kiuj forĵetis ĉiujn siajn librojn, rimarkis apude la librofaskon de la marioneto, kaj prenis ĝin al si pli vigle ol oni povas diri.
Inter tiuj libroj troviĝis volumo bindita en kartono kun pergamenaj dorso kaj anguloj. Ĝi estis Lernolibro de Aritmetiko. Vi povas imagi, kiel peza ĝi estis.
Unu el tiuj bubaĉoj kaptis tiun volumon kaj pricelis la kapon de Pinokjo, ĵetis ĝin per ĉiuj fortoj de sia brako.
Sed anstataŭ la marioneton, li trafis la kapon de unu el siaj kamaradoj, kiu fariĝis pala kiel lavita tolo kaj diris nenion, krom ĉi tiuj vortoj :
— Ho panjo, helpu... ĉar mi mortos !
Poste li falsterniĝis sur la sablon de la strando.
Vidante tiun mortinteton la timiĝintaj knaboj forkuris, kaj post kelkaj minutoj ili ne plu videblis.
Sed Pinokjo restis tie, kvankam pro la doloro kaj teruriĝo ankaŭ li estis pli morta ol viva, sed malgraŭ tio li kuris por trempi sian nazotukon en la marakvon, kaj pansi la tempiojn de sia malfeliĉa lerneja kamarado. Kaj intertempe li ploris torente kaj senespere, kaj vokadis lin per lia nomo dirante :
— Eŭgeno ! Kompatinda Eŭgeno mia ! Malfermu la okulojn, kaj rigardu al mi ! Kial vi ne respondas ? Ne estis mi, ĉu vi scias, kiu faris al vi tiun malbonon ! Kredu al mi, ne estis mi !... Malfermu la okulojn, Eŭgeno ! Se vi tenos la okulojn fermitaj, vi mortigos ankaŭ min... Ho, Dio mia ! kiel mi reiros hejmen ?... Kiel mi povus aperi antaŭ mia bona panjo ? Kio nun estos kun mi ? Kien mi forkuru ?... Kie mi povos kaŝi min ?... Oj ! kiom pli bone, milfoje pli bone estus iri al la lernejo !... Kial mi obeis al miaj kamaradoj, kiuj estas por mi damniĝo ?... La instruisto ja admonis min !... kaj panjo ripetis same : ” Gardu vin de la malbonaj kamaradoj ! ” Sed mi estas obstina...
malcedema... mi lasas ĉiujn paroli, kaj poste mi ĉiam agas laŭ mia plaĉo ! Kaj sekve mi devas pentopagi... De kiam mi ekzistas en ĉi tiu mondo, eĉ kvaronhoron mi ne faris ion bonan. Dio mia ! Kio estos el mi, kio estos el mi, kio estos el mi ?
Kaj Pinokjo ploris, blekis sen ĉeso, batis sian kapon per pugnoj kaj vokadis per la nomo la malfeliĉan Eŭgenon ; kiam neatendite li ekaŭdis bruon de proksimiĝantaj paŝoj.
Li returnis sin : estis du ĝendarmoj.
— Kion vi faras tie sterne sur la tero ? — ili demandis Pinokjon.
— Mi helpas al ĉi mia lerneja kamarado.
— Ĉu li misfartas ?
— Ŝajnas, ke jes !
— Ĉu misfartas ! — diris unu el la ĝendarmoj, kiu kliniĝis kaj observis Eŭgenon de proksime. — Ĉi tiu knabo vundiĝis ĉe la tempio : kiu lin vundis ?
— Ne mi, — balbutis la marioneto, kiu apenaŭ povis spiri.
— Se ne vi, do kiu lin vundis ?
— Ne mi, — ripetis Pinokjo.
— Kaj per kio li vundiĝis ?
— Per ĉi tiu libro.
Kaj la marioneto levis de sur la tero la Lernolibron de Aritmetiko, binditan en kartono kaj pergameno por montri ĝin al la ĝendarmoj.
— Kies estas ĉi tiu libro ?
— Mia.
— Tiom sufiĉas : nenio plu necesas. Stariĝu tuj, kaj venu kun ni.
— Sed mi...
— Ek, kun ni !
— Sed mi estas senkulpa...
— Ek, kun ni !
Antaŭ ol ekiri, la ĝendarmoj vokis kelkajn fiŝistojn, kiuj ĝuste tiam pasis preter la bordo, kaj diris al ili :
— Ni konfidas al vi ĉi tiun knabon, kiu vundiĝis sur la kapo. Portu lin al via hejmo, kaj helpu al li. Morgaŭ ni revenos por rigardi lin.
Poste ili turnis sin al Pinokjo, prenis lin inter sin, kaj ordonis al li soldatece :
— Antaŭen ! Marŝu rapide ! Se ne, ve al vi !
Sen lasi, ke ili tion ripetu, la marioneto ekiris obeeme sur la vojeto, kondukanta al la vilaĝo. Sed tiu malfeliĉa bubo mem ne sciis, en kiu mondo li estas. Al li ŝajnis sonĝi, kaj kiel malbelan sonĝon ! Li estis ekster si.
Liaj okuloj vidis ĉion duoble : la gamboj tremis, la lango gluiĝis al la palato, kaj li ne povis elbuŝigi eĉ vorteton. Tamen meze de tia mutiĝo kaj sensentiĝo akrega dorno pikis lian koron : la penso, ke li devos preterpasi sub la fenestroj de la domo de sia bona Feino, kun ĝendarma akompano. Li preferus morti.
Ili alvenis kaj volis ĝuste eniri la vilaĝon, kiam forta blovo deŝiris la bereton de la kapo de Pinokjo, kaj portis ĝin dek paŝojn for.
— Ĉu vi bonvolas permesi, — petis la marioneto la ĝendarmojn, — ke mi iru preni mian bereton ?
— Iru do, sed pelu vin !
La marioneto iris, prenis la bereton... sed anstataŭ remeti ĝin sur la kapon, li interdentigis ĝin, kaj ĵetiĝis kure en la direkton al la marbordo. Li flugis kiel elpafita kuglo.
La ĝendarmoj juĝis, ke estus malfacile atingi lin, incitis do post lin grandan buldogon, kiu gajnis la unuan premion en ĉiuj hundovetkuroj. Pinokjo kuris, kaj la hundo kuris pli : kaj pro tio la tuta vilaĝo iris scivoleme al la fenestroj, kaj ariĝis meze de la strato por vidi la finon de tiu arda konkurso. Sed vane ili rigardis : ĉar la buldogo kaj Pinokjo levis laŭlonge de la strato tian polvegon, ke post kelkaj minutoj nenio estis videbla.

28 Pinokjon trafas danĝero esti fritita en pato kiel fiŝo

Dum tiu senespera kurado estis terura momento, en kiu Pinokjo kredis, ke li estas perdita. Ĉar necesas scii, ke Alidoro ( tio estis la nomo de la buldogo ) dum la freneza kurado preskaŭ atingis lin. Sufiĉas diri, ke la marioneto sentis post si, en manlarĝa distanco la pezan spiregon de tiu bestaĉo, kaj sentis eĉ la varman elspiraĵon.
Feliĉe la strando estis nun proksima, kaj la maro vidiĝis kelkajn paŝojn de tie.
Apenaŭ li estis ĉe la marbordo, la marioneto faris belan salton, kian povus produkti nur ranoj, kaj falis en la mezon de la akvo. Alidoro, male, volis halti ; tamen la elano plupuŝis lin, do ankaŭ li ĵetiĝis en la akvon. Kaj tiu malfeliĉulo ne kapablis naĝi, pro kio li komencis barakti per la piedoj por resti sur la surfaco : sed ju pli li baraktis, des pli li profundiĝis kun la kapo en la akvon.
Kiam la malfeliĉa hundo ree elakvigis la kapon, li havis timplenajn kaj ruliĝantajn okulojn, kaj bojis kaj kriis :
— Mi dronos, mi dronos !
— Krevu ! — respondis al li Pinokjo de malproksime, ĉar li nun sentis sin sekura kontraŭ ĉiuj danĝeroj.
— Helpu min, Pinokjo !... Savu min el la morto !
Je tiuj korŝiraj krioj la marioneto, kiu cetere havis bonegan koron, moviĝis al kompato, turnis sin al la hundo kaj demandis :
— Sed se mi helpos savi vin, ĉu vi promesos, ke vi ne ĝenos min kaj ne kuros post mi ?
— Mi promesas ! Mi promesas ! Movu vin, pro Dio, ĉar se vi malfruos ankoraŭ duonminuton, mi certe mortos.
Pinokjo iomete hezitis, tamen li rememoris, ke lia paĉjo ofte diris al li, ke fari bonan agon neniam malutilas, kaj li komencis naĝi por atingi Alidoro n, li kaptis lin ambaŭmane ĉe la vosto, kaj eltiris lin sendifekta kaj sekura sur la sekan sablon de la marbordo.
La malfeliĉa hundo ne povis stariĝi sur la piedoj. Malgraŭvole li trinkis tiom da salakvo, ke li pufiĝis kiel pilkego. Aliflanke la marioneto ne volis tro fidi al li, kaj opiniis konsilinde resalti en la maron ; kaj foriĝinte de la bordo, li rekriis al la savita amiko :
— Adiaŭ, Alidoro, iru feliĉe, kaj mi salutas la hejmanojn.
— Adiaŭ, Pinokjo, — respondis la hundo, — mi tre dankas, ke vi liberigis min el la certa morto. Vi faris al mi grandan servon : kaj en ĉi tiu mondo kiu regalas per bona koro, dankiĝas per favoro, por bono atendu bonon. Se venos okazo por tio, ni priparolos la aferon.
Pinokjo plunaĝis, kaj tenis sin daŭre proksime al la bordo : finfine ŝajnis al li, ke li atingis sekuran lokon.
Li ĵetis rigardon al la bordo, kaj ekvidis groton en la rokoj, el kiu tiriĝis longega fumostrio.
— En tiu groto, — li diris al si, — devas esti fajro. Des pli bone ! Mi sekigos kaj varmigos min kaj poste ?... poste venu, kio devas veni.
Post kiam li tiel decidis, li proksimiĝis al la rokobordo ; sed ĝuste kiam li volis elgrimpi, li sentis ion subakve, kio tiriĝis, tiriĝadis eksteren, kaj levis lin kun si el la akvo. Li provis forkuri, sed jam estis malfrue, ĉar je sia plej granda miro li troviĝis kaptita en grandega reto, meze de svarmantaj fiŝoj de ĉiuj specoj kaj grandoj, kiuj batadis per la vostoj, kaj baraktis kiel animoj senesperaj.
Samtempe li vidis, ke elvenas el la groto fiŝisto, tiel malbela, tiel malbelega, ke li ŝajnis al li mara monstro.
Anstataŭ haroj li havis densegan vepron el verdaj herboj sur la kapo ; verda estis ankaŭ lia longega barbo, kiu fluis ĝis la tero. Li ŝajnis verda lacertego, staranta sur la postaj piedoj.
Kiam la fiŝisto eltiris la reton el la maro, li kriis tre kontente :
— Benita providenco ! Ankaŭ hodiaŭ mi povas manĝi fiŝojn ĝis supersatiĝo.
— Bonŝance mi ne estas fiŝo ! — diris Pinokjo al si, iom kuraĝigite.
La reton, plenan de fiŝoj la fiŝisto portis en la malluman kaj trafumumitan groton, en kies mezo bolis oleo en granda pato, eliganta odoron sufokan de fumanta kandelo.
— Nu, ni vidu, kiajn fiŝojn mi kaptis ! — diris la verda fiŝisto, kaj enmetis sian manegon senproporcie grandan, similan al hejtista ŝovelilo, kaj eltiris manplenon da trigloj.
— Bonaj estas ĉi tiuj trigloj ! — li diris, kaj observis kaj flaris ilin kun plezuro. Kaj flarinte, li ĵetis ilin en kuvon sen akvo.
Poste li ripetis la saman agon ; kaj post ke li iom post iom elprenis ĉiujn fiŝojn, li sentis kunflui la salivon en la buŝo, kaj ĝojoplene li diris :
— Bonaj estas ĉi tiuj merluĉoj !
— Fajnaj estas ĉi tiuj mugiloj !
— Belegaj estas ĉi tiuj soleoj !
— Bongustegaj estas ĉi tiuj mararaneoj !
— Eminentaj estas ĉi tiuj engraŭloj kun kapo !
Kiel vi povas imagi, la merluĉoj, mugiloj, soleoj, mararaneoj kaj la engraŭloj iris ĉiuj mikse en la kuvon por aliĝi al la trigloj.
La lasta, kiu restis en la reto, estis Pinokjo.
Apenaŭ la fiŝisto elprenis lin, pro miro li streĉis siajn verdajn okulegojn kaj ekkriis preskaŭ time :
— Kia speco de fiŝo estas tiu ĉi ? El la fiŝoj kreitaj en ĉi tiun mondon mi ne memoras, ke mi iam manĝis tian !
Kaj li atente reobservis lin de ĉiuj flankoj kaj konstatis :
— Mi jam komprenas : tio estas mara rano.
Tiam Pinokjo, kiun indignis, ke oni konfuzas lin kun rano, ekparolis kun ofendita voĉo :
— Kia rano ! Ĉu mi rano ! ? Atentu, kiel vi traktas min !
Mi estas vera marioneto !
— Marioneto ? — respondis la fiŝisto. — Mi diris la veron, la fiŝo marioneto estas por mi nova fiŝo ! Des pli bone ! Mi manĝos vin pli volonte.
— Ĉu manĝi min ? Ĉu vi bonvolus kompreni, ke mi ne estas fiŝo ? Aŭ ĉu vi ne aŭdas, ke mi parolas kaj pensas, kiel vi ?
— Pura vero, — aldonis la fiŝisto, — kaj ĉar mi vidas, ke vi estas fiŝo, kiu havas la bonŝancon paroli kaj pensi, kiel mi, mi volas doni al vi decan trakton.
— Kaj tiu ĉi trakto estas ?
— Signe de amikeco kaj aparta estimo mi lasas al vi la elekton, kiel vi volas esti fritita. Ĉu vi deziras fritiĝi en pato, aŭ vi preferas friton en kaserolo kun tomata saŭco.
— Por diri la veron, — respondis Pinokjo, — se mi devas elekti, mi preferas, ke vi lasu min libera, por ke mi povu hejmeniri.
— Vi ŝercas ! Ĉu al vi ŝajnas, ke mi volas preterpasi la okazon gustumi tiel maloftan fiŝon ? Ne ĉiutage venas marioneta fiŝo al ĉi tiuj akvoj. Lasu min fari : mi fritos vin en pato kune kun la aliaj fiŝoj, kaj vi estos kontenta. Fritiĝo en societo estas ĉiam ĝojo.
Je tiu konsolo la malfeliĉa Pinokjo komencis plori, krii, petegi, kaj inter larmoj li diris : — Kiel pli bone estus iri en la lernejon !... Mi volis sekvi miajn kamaradojn, kaj nun mi devas pagi pro tio !... Ĉiĥ !... Ĉiĥ !... Ĉiĥ !
Kaj ĉar li baraktis kiel angilo, kaj faris nekredeblajn fortostreĉojn por elturniĝi el la ungoj de la verda fiŝisto, ĉi tiu prenis junkotigon, ligis lin ĉe la manoj kaj piedoj kiel salamon, kaj ĵetis lin sur la fundon de la kuvo al la aliaj fiŝoj.
Poste li elprenis lignan pletegon kun faruno, kaj komencis surŝuti per faruno ĉiujn fiŝojn, kaj la pretajn li ĵetis unu post alia en la paton por ilin friti.
La unuaj, kiuj ekdancis en la bolanta oleo, estis la malfeliĉaj merluĉoj, poste sekvis la mugiloj, poste la soleoj, poste la engraŭloj, kaj fine sekvis la vico de Pinokjo.
Kiun, kiam li vidis sin esti tiel proksime al la morto ( kaj kiel aĉa morto ! ), kaptis tia tremo kaj tioma timego, ke li plu havis nek voĉon, nek spiron por peti.
La malfeliĉa fileto petegis per la okuloj ! Sed la verda fiŝisto tute ne atentis lin, rulis lin kvin - aŭ sesfoje en la faruno, kaj tiel bone li farunis lin de la kapo ĝis la piedoj, ke li ŝajnis gipsofiguro. Poste li prenis lin ĉe la kapo, kaj...

29 Pinokjo revenas al la domo de la Feino, kiu promesas al li, ke ekde la sekva tago li ne plu estos marioneto, kaj fariĝos vera knabo. Granda kafo - lakto - trinkado por festi tiun eksterordinaran eventon

Ĝuste kiam la fiŝisto volis ĵeti Pinokjon en la paton, enpaŝis en la groton granda hundo, kiun gvidis tien la tre akra kaj franda odoro de fritaĵo.
— Iru for ! — kriis al li la fiŝisto minace, dum li plu tenis la farunitan marioneton en la mano.
Sed la malfeliĉa hundo havis apetiton sufiĉan por kvar hundoj, kaj dum li murmuris kaj svingis la voston, li ŝajnis diri :
— Donu al mi buŝplenon da fritaĵo, kaj mi lasos vin en paco.
— Iru for, mi diras ! — ripetis la fiŝisto, kaj etendis la gambon por doni al li piedfrapon.
Tiam la hundo, kiu vere malsatis, kaj ne alkutimiĝis al tia bonvenigo, turnis sin grince kontraŭ la fiŝisto, kaj montris al li siajn terurajn dentegojn.
Dume li ekaŭdis en la groto voĉeton mallaŭtan, tre mallaŭtan, kiu vokis :
— Savu min, Alidoro ! Se vi ne savos min, mi fritiĝos !
La hundo tuj rekonis la voĉon de Pinokjo, kaj rimarkis kun plej granda miro, ke la voĉeto venas el tiu farunita bulaĵo, kiun la fiŝisto tenas en la mano.
Kion do fari ? Li eksvingegis sin de sur la tero, kaptis la farunaĵon en la buŝon, kaj tenante ĝin milde inter la dentoj, kure li forlasis la groton, kaj malaperis, kiel fulmo en mallumo.
La fiŝisto, kiun kolerigis, ke oni elŝiras el lia mano fiŝon, kiun li manĝus tiel volonte, provis atingi la hundon ; sed li faris nur kelkajn paŝojn, kaj kaptis lin tusatako, li do devis reiri.
Dume Alidoro, kiu retrovis la vojon, kondukantan al la vilaĝo, haltis kaj singarde demetis sian amikon Pinokjo sur la teron.
— Kiom mi devas danki al vi ! — diris la marioneto.
— Ne necesas danko, — respondis la hundo, — vi savis min, do al bono sekvis redono. Ni scias : en ĉi tiu mondo necesas helpi unu la alian.
— Sed kiel vi venis en ĉi tiun groton ?
— Mi daŭre kuŝis pli morta ol viva sur la strando, kiam la vento alportis de malproksime odoreton de fritaĵo.
Tiu odoreto eltiklis mian apetiton, kaj mi ekiris serĉe de ĝi. Se mi alvenus unu minuton pli malfrue !
— Ne diru tion ! — kriis Pinokjo, kiu ankoraŭ tremis pro la teruro. — Ne diru tion al mi ! Se vi estus alveninta unu minuton pli malfrue, mi nun jam estus bele fritita, manĝita kaj digestita. Brrr !... Min kaptas tremoj je la nura penso !
Ridetante Alidoro etendis la dekstran piedon al la marioneto, kiu premis ĝin forte signe de granda amikeco.
Poste ili adiaŭis unu la alian.
La hundo daŭrigis sian vojon hejmen, kaj Pinokjo restinta sola, ekvidis kabanon ne tro malproksime, kaj demandis maljunuleton, kiu staris antaŭ la pordo kaj varmigis sin en la suno :
— Diru al mi, sinjoro, ĉu vi ne scias ian novaĵon pri knabo vundita sur la kapo, kiu nomiĝas Eŭgeno ?
— Fiŝistoj portis lin en ĉi tiun kabanon, kaj nun...
— Certe li mortis !... — interrompis lin Pinokjo kun profunda doloro.
— Ne : nun li estas viva, kaj jam reiris hejmen.
— Ĉu vere, verege ? — kriis la marioneto, kaj eksaltis pro la ĝojo. — Do la vundo ne estis grava ?
— Sed ĝi povus fariĝi gravega, eĉ mortiga, — respondis la maljunuleto, — ĉar oni ĵetis grandan libron binditan en kartono kontraŭ la kapon.
— Kaj kiu ĵetis ĝin ?
— Iu lia lerneja kamarado : certa Pinokjo...
— Kaj kiu estas tiu Pinokjo ? — demandis la marioneto ŝajnigante sensciulon.
— Oni diras, ke li estas knabaĉo, vagabondo, vera senbridulo...
— Kalumnioj ! Nuraj kalumnioj !
— Ĉu vi konas tiun Pinokjon ?
— Laŭvide ! — respondis la marioneto.
— Kaj kion vi opinias pri li ? — demandis lin la maljunuleto.
— Al mi li ŝajnas plej bona filo, plena de lernemo, obeema, kiu amas sian paĉjon kaj sian familion...
Dum la marioneto elbuŝigis kun falsa mieno tiujn mensogojn, li tuŝis sian nazon, kaj rimarkis, ke la nazo plilongiĝis je manlarĝo. Tiam terurite li komencis krii :
— Ne kredu, sinjoro, tion bonan, kion mi diris al vi : ĉar mi bonege konas Pinokjon, kaj mi same povas certigi vin, ke li estas vere knabaĉo malobeema, maldiligentulo, kiu anstataŭ iri en la lernejon, iras kun siaj kamaradoj fari petolaĵojn !
Apenaŭ li elparolis tiujn vortojn, lia nazo mallongiĝis, kaj rehavis sian naturan longon, pli fruan.
— Kaj kial vi tiel paliĝis ? — demandis lin subite la maljunuleto.
— Mi diras sincere al vi, ke mi frotiĝis al muro freŝe kalkita, — respondis la marioneto, ĉar li hontis konfesi, ke oni farunis lin kiel fiŝon por poste friti lin en pato.
— Kaj kion vi faris kun via jaketo, pantaloneto, bereto ?
— Mi trafis ŝtelistojn, kaj ili min senvestigis. Diru, bona maljunulo, ĉu vi ne povus doni al mi hazarde tiom da vestoj, por ke mi povu hejmeniri.
— Knabeto mia, koncerne vestojn mi havas nur malgrandan saketon, en kiu mi tenas lupinajn grajnojn. Se vi volas, prenu ĝin, jen ĝi al vi.
Kaj Pinokjo ne lasis, ke oni diru tion al li dufoje ; li tuj prenis la malplenan saketon por lupinaj grajnoj, li eltondis malgrandan truon en ĝia fundo kaj du pliajn sur ambaŭ flankoj, kaj surmetis ĝin kiel ĉemizon. Kaj post kiam li tiel leĝere vestis sin, li ekiris al la vilaĝo.
Sed dumvoje li neniel sentis trankvilon : por diri la veron, li faris unu paŝon antaŭen, unu reen, kaj parolante al si, li diris interalie :
— Kiel mi aperos antaŭ mia bona Feineto ? Kion ŝi diros, kiam ŝi ekvidos min ?... Ĉu ŝi pardonos al mi ĉi tiun duan bubaĵon ? Mi vetas, ke ŝi ne pardonos al mi ! Ho ! Ŝi certe ne pardonos... Kaj mi meritas tion : ĉar mi estas bubo, kiu ĉiam promesas rebonigi sin, kaj mi neniam tenas mian vorton !
Kiam li venis al la vilaĝo, jam estis malluma nokto, kaj ĉar estis veteraĉo kaj pluvis torente, li iris rekte - direkte al la domo de la Feino kun la firma intenco, ke li frapos ĉe la pordo, kaj montros sin al ŝi.
Sed kiam li jam estis surloke, li sentis degeli la kuraĝon, kaj anstataŭ frapi, li kuris for kelkan distancon.
Ankaŭ duafoje li proksimiĝis al la pordo, kaj la rezulto estis nenio : li alproksimiĝis la trian fojon, kaj nenio : la kvaran fojon, kun tremanta mano, li prenis la feran pordofrapilon, kaj faris apenaŭ aŭdeblan frapeton.
Li atendis, atendadis, fine post duonhoro malfermiĝis fenestro en la plej supra etaĝo ( la domo estis kvaretaĝa ), kaj Pinokjo vidis aperi grandan limakinon kun lampeto sur la kapo, kiu demandis :
— Kiu estas en tia horo ?
— Ĉu la Feino estas hejme ?
— demandis la marioneto.
— La Feino dormas, kaj ne volas, ke oni ŝin veku ! Sed kiu vi estas ?
— Estas mi !
— Kiu mi ?
— Pinokjo.
— Kiu Pinokjo ?
— La marioneto, tiu, kiu loĝas en la domo de la Feino.
— Aha ! mi komprenas, — diris la Limakino. — Atendu tie, tuj mi malsupreniros kaj malfermos al vi.
— Rapidu, pro Dio, ĉar mi mortos pro malvarmo.
— Knabo mia, mi estas limakino, kaj limakinoj neniam rapidas.
Dume pasis horo, pasis du, kaj la pordo ne malfermiĝis : pro kio Pinokjo, kiu tremis de malvarmo kaj timo, kaj de la abunda pluvo, kuraĝigis sin, kaj frapis duafoje, nun pli forte.
Je tiu dua frapo malfermiĝis fenestro de la pli malsupra etaĝo, kaj aperis la sama Limakino.
— Bona Limakineto, — kriis Pinokjo el la strato, — jam pasis du horoj, ke mi atendas ! Kaj du horoj en tiu aĉa vespero pli longas ol du jaroj. Rapidu, pro Dio !
— Knabo mia, — respondis tiu besto kun plena paco kaj flegmo el la fenestro, — knabo mia, mi estas limakino, kaj limakinoj neniam rapidas.
Kaj la fenestro refermiĝis.
Baldaŭ poste batiĝis noktomezo : poste la unua, poste la dua noktomeza, kaj la pordo ankoraŭ estis fermita.
Tiam Pinokjo perdis la paciencon, kaj kolerege kaptis la frapilon por svingi grandan baton sur la pordon por igi retondri la tutan domon : sed la frapilo, kiu estis el fero, subite ŝanĝiĝis en angilon vivan, kiu elglitis el liaj manoj, kaj malaperis en flako meze de la strato.
— Ha tiel ! — kriis Pinokjo, kiun daŭre blindigis la kolero. — Se la frapilo malaperis, mi frapos do per la piedoj.
Kaj iom li retiriĝis, kaj svingis sonoran piedbaton sur la pordon de la domo. La bato estis tiel forta, ke lia piedo enpuŝiĝis meze en la lignon : kaj kiam la marioneto provis ĝin eltiri, lia peno estis tute senutila : ĉar la piedo fiksiĝis ene, kiel enbatita najlo.
Imagu al vi la malfeliĉan Pinokjon ! Kiel pasigi la tutan restintan nokton kun unu piedo sur la tero kaj la alia en la aero.
Matene, ĉe sunleviĝo la pordo fine malfermiĝis. Tiu brava besto limakino bezonis nur naŭ horojn por malsuprenveni de la kvara etaĝo ĝis la enirejo. Oni devas rimarki, ke ŝi tutkorpe ŝvitegis !
— Kion vi faras kun tiu piedo en la pordo ? — ridante ŝi demandis la marioneton.
— Okazis malfeliĉo. Rigardu, bona Limakineto, ĉu vi povas liberigi min el ĉi tiu mizero.
— Knabo mia, ĉi tie oni bezonas lignaĵiston, kaj mi neniam laboris kiel lignaĵisto.
— Petu la Feinon en mia nomo !
— La Feino dormas, kaj ne volas, ke oni ŝin veku.
— Sed ĉu vi volas, ke mi estu alnajlita la tutan tagon al ĉi tiu pordo ?
— Amuzu vin, kalkulu la formikojn, kiuj preterpasas sur la strato.
— Almenaŭ portu ion por manĝi, ĉar mi sentas mian finon.
— Tuj ! — diris la Limakino.
Kaj fakte, post tri kaj duona horoj Pinokjo vidis ŝin reveni kun arĝenta pleto sur la kapo. Sur la pleto estis pano, rostita kokino kaj kvar maturaj abrikotoj.
— Jen la matenmanĝo, kiun sendas al vi la Feino, — diris la Limakino.
Ĉe la vido de tia Di- donaco la marioneto sentis sin konsoliĝi. Sed kiel granda estis lia trompiĝo, kiam komencante manĝi li devis rimarki, ke la pano estis el gipso, la kokinaĵo el kartono kaj la kvar abrikotoj el alabastro, farbitaj kvazaŭ naturaj !
Li volis plori, volis cedi sin al senesperiĝo, volis forĵeti la pleton kaj kio surestis : sed anstataŭ tio, ĉu pro la granda doloro, ĉu pro la granda malpleno en la stomako, li falis svene.
Kiam li rekonsciiĝis, li troviĝis kuŝe sur kanapo, kaj la Feino staris apud li.
— Ankaŭ ĉi tiun fojon mi pardonas al vi, — diris al li la Feino. — Sed ve al vi, se refoje vi miskondutos !
Pinokjo promesis ĵure, ke li lernos kaj kondutos ĉiam bone. Kaj li tenis sian vorton dum la tuta jaro.
Fakte, en la ekzamenoj antaŭferiaj li havis la honoron esti la plej eminenta en la lernejo ; kaj lian konduton ĝeneralan oni juĝis tiel laŭdinda kaj kontentiga, ke la Feino, tre ĝoja, diris al li :
— Morgaŭ via deziro finfine plenumiĝos !
— Tio estas ?
— Morgaŭ vi ĉesos esti ligna marioneto, kaj vi fariĝos vera knabo.
Kiu ne vidis la ĝojon de Pinokjo je tiu sciigo tiel sopirata, tiu neniam povas imagi ĝin. Ĉiuj liaj amikoj kaj kunlernantoj estis invititaj por la sekva tago al granda festeno en la domon de la Feino por kune soleni la grandan eventon. Kaj la Feino igis prepari ducent tasojn da kafolakto kaj kvarcent ambaŭflanke ŝmiritajn buterpanojn. Tiu tago promesis esti tre bela kaj gaja, sed...
Malfeliĉe, en la vivo de marionetoj ĉiam troviĝas iu ” sed ”, kiu fuŝas ion.

30 Anstataŭ fariĝi knabo, Pinokjo sekrete ekiras kun sia amiko Meĉo al Senfario

Memkompreneble, Pinokjo tuj petis permeson de la Feino iri tra la urbo por inviti siajn kamaradojn.
La Feino lin admonis :
— Bone, iru inviti viajn kamaradojn por morgaŭ, sed ne forgesu reveni antaŭ ol noktiĝos. Ĉu vi komprenis ?
— Post unu horo mi revenos, mi promesas, — respondis la marioneto.
— Atentu, Pinokjo ! Knaboj facile promesas, sed plej ofte malfacile plenumas.
— Sed mi ne estas, kiel la ceteraj : se mi promesas ion, mi ankaŭ plenumas tion.
— Ni vidos. Se vi tamen malobeus, des pli malbone al vi.
— Kial ?
— Ĉar knaboj, kiuj ne sekvas la konsilojn de tiuj, kiuj scias pli multe ol ili, trafas ĉiam en ian malfeliĉon.
— Mi ja spertis tion ! — diris Pinokjo. — Sed nun mi ne refalos en tiun kulpon.
— Ni vidos, ĉu vi diras la veron.
Sen aldoni ion pli, la marioneto salutis sian bonan Feinon, kiu estis por li kiel amema patrino, kaj kantante, dancante, li eliris tra la dompordo.
Post apenaŭ pli ol horo, ĉiujn liajn amikojn kaj kunlernantojn li invitis. Kelkaj tuj akceptis la inviton kun bona koro, kelkaj komence lasis sin peti, sed kiam ili eksciis, ke la panoj por la kafolakto estas ŝmiritaj ankaŭ aliflanke, ili fine diris senescepte : ” Ankaŭ ni venos gratuli vin. ” Nun oni devas scii, ke inter siaj amikoj kaj kunlernantoj Pinokjo havis unu tre ŝatatan kaj plej karan, kiun oni nomis Romeo, sed ĉiuj vokis lin nur kromnome Meĉo pro lia figuro seka, senkarna kaj fosteca, simila al nova meĉo de noktolampo.
Meĉo estis la plej maldiligenta kaj bubaĉa knabo en la tuta lernejo, sed Pinokjo tre ŝatis lin. Kaj vere, li iris rekte al lia hejmo por inviti lin al la vespermanĝo, sed li ne trovis lin. Li reiris la duan fojon : kaj Meĉo ne estis, li revenis la trian fojon : kaj vane li faris la vojon.
De kie elhoki lin ? Li serĉis tie, serĉis aliloke, fine li ekvidis lin kaŝiĝi en la pordejo de kamparana domo :
— Kion vi faras tie ? — demandis lin Pinokjo alpaŝante.
— Mi atendas la noktomezon por ekvojaĝi...
— Kien vi iros ?
— Malproksimen, tre malproksimen !
— Kaj mi serĉis vin trifoje en via hejmo !
— Kaj kion vi volas de mi ?
— Ĉu vi ne scias pri la granda evento ? Ĉu vi ne scias pri la feliĉo, kiu min trafis ?
— Kiu ?
— Morgaŭ mi ĉesos esti marioneto kaj fariĝos knabo, kiel vi kaj kiel ĉiuj aliaj.
— Mi deziras al vi ĉion bonan.
— Morgaŭ do mi atendos vin hejme por vespermanĝo.
— Sed se mi diras, ke ĉi- vespere mi ekiros.
— Je kioma horo ?
— Noktomeze.
— Kaj kien vi iros ?
— Mi iros loĝi en alia lando... kiu estas la plej bela lando en ĉi tiu mondo : vera fabellando !
— Kaj kiel ĝi nomiĝas ?
— Senfario ĝi nomiĝas. Kial ne venos ankaŭ vi ?
— Ĉu mi ? Ne, mi ne. Vere !
— Vi malpravas, Pinokjo ! Kredu min ; se vi ne venos, vi pentos tion. Kie vi trovus pli sanigan landon por ni, knaboj ? Tie ne ekzistas lernejoj, malestas instruistoj, forestas libroj. En tiu benata lando oni neniam lernas. Ĵaŭde ne estas instruado ; kaj ĉiu semajno konsistas el ses ĵaŭdoj kaj unu dimanĉo. Imagu, la aŭtunaj ferioj komenciĝas la unuan de januaro, kaj finiĝas kun la lasta tago de decembro. Jen lando, kiu vere plaĉas al mi ! Jen kiaj devus esti ĉiuj landoj civilizitaj !
— Kaj kiel oni pasigas la tagojn en Senfario ?
— Ili pasas inter ludoj kaj amuzoj de mateno ĝis vespero. Kaj vespere oni enlitiĝas, kaj la sekvan matenon ĉio rekomenciĝas. Kiel vi opinias pri tio ?
— Hm ! — komentis Pinokjo, kaj plaĉe balancis la kapon, kvazaŭ li dirus : ” Tio estas vivo, kiun ankaŭ mi volonte farus ! ” — Do, ĉu vi volas ekiri kun ni ? Jes aŭ ne ? Decidu !
— Ne, ne kaj ne ! Mi jam promesis al mia bona Feino, ke mi fariĝos bonkonduta knabo, kaj mi volas teni mian promeson. Eĉ, ĉar mi vidas, ke la suno subiras, mi tuj forlasos vin, kaj kuros hejmen. Do adiaŭ kaj bonan vojaĝon.
— Kien vi kuras tiel freneze ?
— Hejmen. Mia bona Feino volas, ke mi reiru antaŭ nokto.
— Atendu du minutojn.
— Mi tro malfruos.
— Nur du minutetojn.
— Kaj se la Feino krios riproĉe al mi ?
— Lasu ŝin krii. Kiam ŝi satkrios, ŝi trankviliĝos, — diris tiu bubo Meĉo.
— Kaj kiel vi faros ? Ĉu vi iros sola aŭ en kompanio ?
— Sola ? Ni estos pli ol cent geknaboj !
— Ĉu piede vi vojaĝos ?
— Noktomeze pretervenos veturilo, kiu prenos kaj veturigos nin ĝis la limo de tiu feliĉega lando.
— Kiom mi pagus por tio, se jam estus noktomezo !
— Kial ?
— Por vidi, kiel vi kune ekiros.
— Restu ankoraŭ iom pli, kaj vi vidos.
— Ne, ne : mi volas reiri hejmen.
— Atendu ankoraŭ du minutojn.
— Mi eĉ tro longe restis. La Feino zorgos pro mi.
— Malfeliĉa Feino ! Ĉu ŝi eble timas, ke la vespertoj vin manĝos ?
— Sed ĉu vi vere certas, — aldonis Pinokjo, — ke en tiu lando ne estas lernejoj ?
— Nek ombro da ili.
— Nek instruistoj ?
— Nek unu.
— Kaj neniu devo lerni ?
— Neniu, tute nula !
— Kiel bela lando ! — suspiris Pinokjo, kaj sentis kunflui la salivon en la buŝo. — Kiel bela lando ! Mi neniam estis tie, sed mi povas imagi ĝin !
— Kial ne venos ankaŭ vi ?
— Senutile tenti min ! Mi jam promesis al mia bona Feino, ke mi fariĝos prudenta knabo, kaj mi ne volas rompi mian promeson.
— Do adiaŭ, kaj salutu ĉiujn gimnazianojn ! Kaj ankaŭ la liceanojn, se vi renkontiĝos kun ili surtrate.
— Adiaŭ, Meĉo : havu feliĉan vojon, amuzu vin kaj kelkfoje rememoru ankaŭ la amikojn !
Dirinte tion la marioneto faris du paŝojn por foriri, sed poste li haltis, turnis sin al la amiko kaj demandis :
— Sed ĉu vi certegas, ke en tiu lando ĉiuj semajnoj konsistas el ses ĵaŭdoj kaj unu dimanĉo ?
— Mi plej certas.
— Sed ĉu vi scias certe, ke la ferioj komenciĝas kun la unua de januaro kaj finiĝas kun la lasta tago de decembro ?
— Plej certe !
— Kiel bela lando ! — ripetis Pinokjo, plena de admiro.
Poste li decideme aldonis haste - rapide :
— Do, adiaŭ vere : kaj feliĉan vojon.
— Adiaŭ.
— Kiam vi ekiros ?
— Post du horoj !
— Domaĝe ! Se ĝis la ekveturo mankus nur unu horo, mi eble - preskaŭ povus atendi.
— Kaj la Feino ?
— Mi jam malfruas !... kaj reiri hejmen unu horon pli aŭ malpli frue egalas.
— Malfeliĉa Pinokjo ! Kaj se la Feino krios al vi ?
— Ne gravas ! Mi lasos ŝin krii. Kiam ŝi ĝissate krios, ŝi trankviliĝos.
Dume fariĝis nokto, nigra nokto, kiam subite ili vidis moviĝi en la malproksimo lumeton... kaj aŭdis sonadon de tintiloj kaj sonoradon de trumpeto tiel mallaŭtan kaj sufokitan, ke ĝi ŝajnis zumado de kulo !
— Jen ĝi ! — ekkriis Meĉo kaj stariĝis.
— Kio, kio ? — demandis flustre Pinokjo.
— La veturilo, kiu prenos nin. Do, ĉu vi volas veni ? Jes aŭ ne ?
— Sed ĉu fakte estas vero, — demandis la marioneto, — ke en tiu lando la geknaboj devas neniam lerni ?
— Neniam, neniam !
— Kiel bela lando !... Ho belega lando !

31 Post kvin monatoj de senfarado, je sia konsterno Pinokjo sentas kreski belan paron da azenoreloj, kaj li fariĝas vera azeneto kun vosto kaj ĉio cetera

Fine la veturilo alvenis : ĝi alvenis sen la plej eta bruo, ĉar la radoj estis vinditaj en stupoj kaj ĉifonoj. Ĝin tiris dek du paroj da azenetoj, ĉiuj de la sama grando, sed kun diversaj feloj.
Kelkaj estis grizaj, aliaj blankaj, ĉi tiuj arĝente grizecaj, tiuj striitaj kun grandaj flavaj kaj bluaj linioj.
Sed la plej strange estis, ke tiuj dekdu paroj aŭ dudek kvar azenetoj, anstataŭ esti hufumitaj, kiel ĉiuj ordinaraj tirbestoj aŭ azenoj, havis homajn botojn el blanka bovinledo sur la piedoj.
Kaj la kondukisto de la veturilo ?
Imagu al vi homon pli larĝan ol longan, molan kaj grasecan kiel bulo el butero, kun rozeca vizaĝeto, buŝo ĉiam ridetanta kaj voĉo tre miela, karesa, kiel tiu de kato, kiu flatas al sia dommastrino.
Apenaŭ la knaboj ekvidis lin, tuj ĉiuj enamiĝis al li, kaj vete saltadis sur lian veturilon, por ke li konduku ilin en tiun veran fabellandon, kiun indikas la geografiaj kartoj per la miskonduka nomo Senfario.
Vere, la veturilo jam kreve plenis de infanoj inter ok kaj dek du jaroj, kiuj sidis dense, kiel fiŝoj en ladskatolo. Ili malbone fartis, kunpremiĝis, kaj apenaŭ povis spiri : sed neniu diris ” oj ! ”, neniu plendis. La espero, ke post kelkaj horoj ili alvenos al lando, kie estas nek libroj, nek lernejoj, nek instruistoj, faris ilin tiel kontentaj kaj toleremaj, ke ili sentis nek ĝenojn, nek penojn, nek malsaton, nek soifon, nek dormemon.
Apenaŭ la veturilo haltis, la hometo turnis sin al Meĉo, kaj demandis lin kun mil kaĵoloj kaj kliniĝoj :
— Diru al mi, bela knabo, ĉu ankaŭ vi volas veni en tiun feliĉan landon ?
— Jes ja, mi volas.
— Sed mi atentigas vin, karuleto, ke en la veturilo ne plu estas loko. Kiel vi vidas, ĝi plene plenas !
— Ne gravas ! — respondis Meĉo. — Se mankas loko ene, mi sidiĝos sur la stangojn de la veturilo.
Kaj li suprensaltis, kaj lokiĝis rajde sur la stangoj.
— Kaj vi, trezoreto mia ? — demandis la hometo, kaj turnis sin kompleze al Pinokjo, — kion vi intencas fari ?
Ĉu vi venos kun ni aŭ restos ?
— Mi restos, — respondis Pinokjo. — Mi volas hejmeniri : mi volas lerni, volas honorigi mian lernejon, kiel bonkondutaj knaboj faras.
— Ĉion bonan al vi !
— Pinokjo ! — diris tiam Meĉo. — Aŭskultu min : venu kun ni, kaj ni estos gajaj !
— Ne, ne, ne !
— Venu kun ni, kaj ni estos gajaj, — kriis kvar aliaj voĉoj el - ene de la veturilo.
— Venu kun ni, kaj ni estos gajaj, — blekis ĉiuj cent voĉoj kune el la veturilo.
— Se mi iros kun vi, kion diros mia bona Feino ?
— Pripensu, ke ni iras en landon, kie ni rajtas brui de mateno ĝis vespero.
Pinokjo ne respondis, nur suspiris ; poste ree suspiris, poste triafoje li suspiris, fine li diris :
— Faru al mi iom da loko : ankaŭ mi volas kunveturi !
— Ĉiuj lokoj estas okupitaj, — respondis la hometo. — Sed por montri al vi, kiel kara vi estas, mi cedos al vi mian lokon sur la benko.
— Kaj vi ?
— Mi iros piede.
— Ne, vere, tion mi ne permesas. Prefere mi sidiĝos sur la gropo de iu el ĉi tiuj azenetoj ! — kriis Pinokjo.
Dirite, farite, li paŝis al la dekstra azeneto de la unua paro, kaj volis sursidiĝi : sed la besteto turnis sin neatendite, kaj donis fortan muzelbaton en lian ventron, kaj renversis lin gamboĉielen.
Imagu la impertinentan kaj plenbuŝan ridegon de ĉiuj tiuj knaboj, kiuj ĉeestis la scenon !
Sed la hometo ne ridis. Li alproksimiĝis, plena de amemo, al la ribelanta azeneto, kaj ŝajnigante, ke li donos al li kison, per ekmordo li deŝiris lian dekstran duonorelon.
Dume Pinokjo furioze leviĝis de la tero, kaj salte eksvingis sin sur la gropon de tiu malfeliĉa besto.
Kaj la salto estis tiel bela, ke la knaboj — kiuj ĉesis ridi — komencis krii : ” Vivu, Pinokjo ! ” kaj laŭte aplaŭdis, ŝajne sen fino.
Kaj tiam la azeneto abrupte levis ambaŭ siajn postajn krurojn, kaj per elana puŝo deĵetis la malfeliĉan marioneton vojmezen, sur ŝtoneramason.
La ridegoj ree erupciis, sed la hometo, anstataŭ ridi, sentis sin kaptiĝi de tioma amemo al la maltrankvila azeneto, ke per kiso li formordis la tutan mezon de la alia orelo. Poste li diris al la marioneto :
— Residiĝu kaj ne timu. Al tiu azeneto mankis klapo en la kapo, sed mi diris du vortojn al li en la orelojn, kaj mi kredas, ke mi igis lin milda kaj prudenta.
Pinokjo sursidiĝis, kaj la veturilo ekiris ; sed dum la azenetoj trotis kaj la veturilo kuris sur la ŝtoneroj de la landvojo, ŝajnis al li aŭdi subpremitan voĉon, apenaŭ kompreneblan, kiu diris :
— Kompatinda malsaĝulo ! Vi volis agi laŭ via plaĉo, sed vi pentos !
Preskaŭ ektime Pinokjo rigardis tien kaj ĉi tien por eltrovi, de kie venas tiuj vortoj ; sed neniun li vidis ; la azenetoj trotis, la veturilo kuris, la knaboj sur ĝi dormis.
Meĉo ronkis kiel dormomuso, kaj la hometo sur la benko kantetis tra la dentoj :
— Nokte ĉiuj dormas, Nur mi neniam dormas...
Post traveturo de alia duonkilometro Pinokjo aŭdis la saman mallaŭtan voĉeton, kiu diris al li :
— Memoru, stultuleto ! La knabojn, kiuj ĉesas lerni kaj turnas la dorson al la libroj, lernejo kaj instruistoj por dediĉi sin tute al ludoj kaj amuzoj, ne povas trafi alio ol malfeliĉa fino !... Mi scias tion el propra sperto !... kaj mi povas rakonti tion al vi ! Venos tago, kiam ankaŭ vi ploros, kiel nun mi ploras... sed tiam estos malfrue !
Je tiuj subpreme flustritaj vortoj la marioneto pli ol iam ektimis, desaltis de la gropo de la tirbesto, kaj prenis la azeneton ĉe la muzelo.
Kaj imagu, kiel li miris, kiam li rimarkis, ke la azeneto ploras... kaj ploris ĝuste kiel knabo !
— Ej, sinjoro hometo, — vokis tiam Pinokjo la mastron de la veturilo, — ĉu vi scias, kio nova estas ? Ĉi tiu azeneto ploras.
— Lasu lin plori : li ridos, kiam li havos bonan humoron.
— Sed ĉu vi instruis lin ankaŭ paroli ?
— Ne : li mem lernis murmuri kelkajn vortojn, ĉar li estis tri jarojn kune kun dresitaj hundoj.
— Malfeliĉa besto !
— Ek plu ! — diris la hometo, — ni ne perdu la tempon per tio, ke ni rigardas, kiel azeno ploras. Residiĝu kaj ni iru : la nokto estas malvarmeta, kaj la vojo longa.
Pinokjo obeis sen respondi. La veturilo ree ekiris : kaj matene, ĉe sunleviĝo, ili feliĉe alvenis al Senfario.
Ĉi tiu lando similis al neniu alia en la mondo. Ĝia loĝantaro konsistis nur el geknaboj. La plej aĝaj apenaŭ havis dekkvar jarojn, la plej junaj apenaŭ ok. Kaj sur la stratoj regis gajo, bruo, petolado, tute ĝis freneziĝo ! Bandoj de buboj ĉie : iuj ludis per nuksoj, aliaj per disketoj, triaj per pilkoj, iu iris bicikle, alia sur lignoĉevalo : ĉi tiuj blindoludis, tiuj persekutoludis, aliaj en klaŭnaj vestoj glutis bruligitan stupon, iuj recitis, aliaj kantis, iuj mortosaltis, iuj amuziĝis per marŝado sur la manoj kun gamboj alĉiele, aliaj celĵetis ringojn, iuj promenis en generala vestaĵo kun paperkasko kaj skadro el kartono, aliaj ridis, iuj kriis, aliaj vokis, iuj kunfrapis la manojn, aliaj fajfis, kaj fine estis iuj, kiuj imitis kokinojn, eligante ovojn : sume estis tia konfuzo, babilbruo kaj diabla tumulto, ke oni devis ŝtopi la orelojn per vato por ne surdiĝi. Sur ĉiuj placoj vidiĝis teatraj tendoj, plenplenaj de geknaboj de mateno ĝis vespero, kaj sur ĉiuj muroj de la domoj oni povis legi tiel belajn aferojn en karba skribo, kiel : Vivu la musoj ! ( anstataŭ amuzoj ), ni ne plu volas ternejojn ( anstataŭ lernejojn ), for la ridmetikon ( anstataŭ aritmetikon ) kaj aliajn similajn spritaĵojn.
Pinokjo, Meĉo kaj la aliaj knaboj, kiuj vojaĝis kun la Hometo, apenaŭ metis la piedojn en la urbon, troviĝis meze de granda tumulto, kaj post kelkaj minutoj, kiel facile imageblas, ili fariĝis ĉies amikoj. Kiu povis esti pli feliĉa, pli kontenta ol ili ?
Meze de senĉesaj ŝercoj kaj variaj amuzoj la horoj, tagoj kaj semajnoj pasis fulmrapide.
— Ho, kiel bela vivo, — diris Pinokjo ĉiufoje, se li hazarde renkontiĝis kun Meĉo.
— Vidu, ĉu mi ne pravis ? — respondis Meĉo per demando. — Se mi pensas, ke vi ne volis veni ! Kaj ke vi metis al vi en la kapon, reiri en la domon de via Feino, kaj perdi la tempon per lernado ! Tion, ke hodiaŭ vi estas liberigita de la tedaj libroj kaj lernejo, vi ŝuldas al mi, al miaj konsiloj, al miaj urĝoj, ĉu vi konsentas ? Nur veraj amikoj kapablas je tiaj grandaj bonfaroj.
— Vere, Meĉo ! Ke hodiaŭ mi estas vere kontenta knabo, estas via merito. Kaj ĉu vi scias, kion diris la instruisto, kiam li parolis pri vi ? Li ĉiam admonadis min : ” Ne kamaradu kun tiu bubo Meĉo, ĉar Meĉo estas malbona kunulo, kaj nur malbonon li povas konsili al vi... ” — Kompatinda instruisto ! — respondis la alia, kaj balancis la kapon. — Mi scias bedaŭrinde, ke li malŝatis min, kaj amuzis sin ĉiam per tio, ke li kalumniis min, sed mi estas bonkora, mi lin pardonas.
— Granda animo ! — diris Pinokjo, kaj ĉirkaŭbrakis ameme sian amikon, kaj kisis lin sur la frunto.
Intertempe jam pasis kvin monatoj, dum daŭris tiu restado en la fabellando de ludoj kaj amuzoj tuttagaj, sen vidi eĉ unu libron, nek unu lernejon, kiam iun matenon Pinokjo vekiĝis kaj trafis lin — kiel oni kutimas diri — aĉa surprizo, kiu agordis lin al malbona humoro.

32 Azenoreloj kreskas al Pinokjo, kaj poste li fariĝas vera azeneto kaj komencas iai

Kaj kio estis tiu surprizo ?
— Tuj mi rakontos al vi, miaj karaj, malgrandaj legantoj. La surprizo estis, ke kiam Pinokjo vekiĝis, li komencis laŭ sia kutimo grati la kapon, kaj jen li rimarkas...
Ĉu vi divenos, kio okazis ?
Je sia plej granda miro li rimarkis, ke liaj oreloj plilongiĝis unu manlarĝon.
Vi scias, ke la marioneto havis ekde naskiĝo tre- tre malgrandajn orelojn : tiel malgrandajn, ke per nudaj okuloj ili eĉ ne vidiĝis ! Imagu do, kiel li ekmiris, kiam li povis elpalpi la orelojn, kiuj dum la nokto tiom longiĝis, ke ili ŝajnis du veraj brosoj.
Tuj li iris serĉi spegulon por rigardi sin ; sed li ne trovis, do li plenigis lavujon per akvo, kaj en la spegulbildo li ekvidis tion, kion neniam li estus volinta vidi : li ja vidis sian kapon ornamitan per majesta paro da azenoreloj.
Mi lasas vin imagi la doloron, honton kaj senesperiĝon de la kompatinda Pinokjo.
Li komencis plori, krii, frapi la kapon kontraŭ la muron ; sed ju pli li senesperiĝis, des pli liaj oreloj kreskis, kreskadis, kaj fariĝis harplenaj ĉe la pintoj.
Pro la bruo kaj akraj krioj envenis en la ĉambron bela marmoteto, kiu loĝis en la supra etaĝo, kaj vidante la marioneton en tia freneza stato, demandis lin zorgoplene :
— Kio okazis al vi, kara kundomano ?
— Mi malsanas, Marmoteto mia, tre malsanas... suferas je malsano, kiu min timigas. Ĉu vi komprenas pri la pulso ?
— Iomete.
— Palpu do, ĉu mi havas febron !
La Marmoteto levis la dekstran antaŭan piedon, palpis la pulson de Pinokjo, kaj diris al li kun suspiro :
— Amiko, kontraŭ mia plaĉo mi devas diri al vi malbonan novaĵon !
— Ke ?
— Vi havas grandan, aĉan febron !
— Kian do ?
— Azenan.
— Mi ne komprenas, kian febron ? — respondis la marioneto, kiu bedaŭrinde komprenis la aferon.
— Tiam mi klarigos al vi, — aldonis la Marmoteto. — Sciu do, ke post du aŭ tri horoj vi ne plu estos marioneto, nek knabo...
— Kaj kio mi fariĝos ?
— Post du aŭ tri horoj vi fariĝos vera kaj plej nura azeno, tia, kiaj tiras veturilojn, kaj portas brasikojn kaj salatojn al la bazaro.
— Oj, mi malfeliĉa, oj mi malfeliĉa ! — veis Pinokjo kaj tiris - ŝiris per la manoj ambaŭ siajn orelojn, kvazaŭ ili estus aliulaj oreloj.
— Kara mia, — aldonis la Marmoteto por konsoli lin, — kion vi volas nun fari ? Tia estas la sorto. Estas skribite en la saĝaj libroj, ke ĉiuj tiuj malemaj buboj, kiuj tediĝas de libroj, lernejo kaj instruistoj, pasigas siajn tagojn per ludoj kaj amuzoj, pli aŭ malpli frue finas per tio, ke ili ŝanĝiĝas en malgrandajn azenojn.
— Sed ĉu vere estas tiel ? — demandis plorsingulte la marioneto.
— Bedaŭrinde estas tiel ! Kaj nun la ploro ne utilas. Pli frue vi devus pensi !
— Sed ne estas mia kulpo : la kulpo, kredu, Marmoteto, estas tute de Meĉo !
— Kaj kiu estas ĉi tiu Meĉo ?
— Unu el miaj lernejaj kamaradoj. Mi volis reiri hejmen : mi volis esti obeema, mi volis daŭrigi la lernadon kaj fari al mi honoron... sed Meĉo diris al mi : ” Kial vi volas tedi vin per lernado ? Kial vi volas iri al la lernejo ?
Venu prefere kun mi en Senfarion : tie ni ne plu lernos, tie ni amuziĝos de mateno ĝis vespero, kaj ni ĉiam estos gajaj ”.
— Kaj kial vi sekvis la konsilon de tiu falsa amiko ? de tiu malbona kamarado ?
— Kial ?... ĉar, Marmoteto mia, mi estas marioneto sen prudento... kaj sen koro. Ho, se mi havus iometon da koro, mi neniam estus forlasinta tiun bonan Feinon, kiu min amis kiel bona panjo, kaj kiu faris tiel multon por mi !... Kaj nun mi ne plu estus marioneto... sed mi estus bonkonduta knabeto, kiel multaj aliaj ! Ho, sed se mi trafos Meĉon, ve al li ! Li ricevos indan pluvon da maldankoj de mi !
Kaj li ekiris por eldomiĝi. Sed sur la sojlo li ekmemoris, ke li havas azenorelojn, kaj hontante montri ilin al la publiko, jen kion li elpensis ? Li prenis grandan kotonan ĉapon, metis ĝin sur la kapon kaj malsuprentiris ĝin ĝis la nazopinto.
Poste li eliris, kaj komencis serĉi Meĉon en ĉiuj anguloj. Li serĉis lin sur la stratoj, sur la placoj, en la teatroj, en ĉiuj ejoj kaj lokoj : sed li ne trovis lin.
Tiam li hejmeniris por serĉi lin tie, kaj veninte al la pordo, li frapis sur ĝi :
— Kiu estas ? — demandis ene Meĉo.
— Estas mi ! — respondis la marioneto.
— Atendu iom, mi tuj malfermos.
Post duonhoro la pordo malfermiĝis, kaj imagu la miron de Pinokjo, kiam li eniris en la ĉambron, kaj ekvidis sian amikon Meĉo, kiu havis grandan kotonan ĉapon sur la kapo, malsuprentiritan ĝis sub la nazo.
Kiam Pinokjo ekvidis tiun ĉapon, li sentis kvazaŭ konsoliĝon, kaj tuj pensis en si :
— Ĉu la amiko suferas je la sama malsano ? Ĉu ankaŭ li havas azenfebron ?
Kaj ŝajnigante, ke li nenion rimarkis, demandis lin kun rideto :
— Kiel vi fartas, mia kara Meĉo ?
— Bonege : kiel kuko en butero !
— Ĉu vi diras tion serioze ?
— Kial mi devus al vi mensogi ?
— Pardonu amiko, sed tiam kial vi surhavas tiun kotonan ĉapon, kiu kovras ambaŭ viajn orelojn ?
— La kuracisto preskribis ĝin al mi, ĉar doloras al mi ĉi tiu genuo. Kaj vi, kara marioneto, kial vi surhavas tiun kotonan ĉapon, kiun vi tiris ĝis sub la nazon ?
— La kuracisto preskribis ĝin al mi, ĉar mi skrapvundis unu piedon.
— Ho, malfeliĉa Pinokjo !
— Ho, malfeliĉa Meĉo !
Post tiuj vortoj sekvis longa silento, dum kiu la du amikoj faris nenion alian, ol rigardis ironie unu la alian.
Fine la marioneto diris per mielflua kaj flatema voĉo al sia kamarado :
— Kontentigu, mia kara Meĉo, mian scivolon : ĉu vi iam suferis je orelmalsano ?
— Neniam !... Kaj vi ?
— Neniam ! Cetere ekde ĉi tiu mateno unu mia orelo min suferigas.
— Ankaŭ mi havas la saman malbonon.
— Ĉu ankaŭ vi ?... Kaj kiu orelo al vi doloras ?
— Ambaŭ. Kaj al vi ?
— Ambaŭ. Ĉu pro la sama malsano ?
— Mi timas, ke jes.
— Ĉu vi bonvolus fari al mi komplezon, Meĉo ?
— Volonte ! Tutkore.
— Ĉu vi montrus al mi viajn orelojn !
— Kial ne ? Sed unue mi volus vidi viajn, kara Pinokjo.
— Ne : unua devas esti vi.
— Ne, karulo ! Unue vi, poste mi !
— Bone, — diris tiam la marioneto, — ni faru interkonsenton kiel bonaj amikoj.
— Ni aŭdu la interkonsenton !
— Ni levu la ĉapojn samtempe, ĉu vi akceptas ?
— Mi akceptas.
— Do atentu !
Kaj Pinokjo komencis nombri laŭte :
— Unu, du, tri ! Ĉe la vorto ” tri ” ambaŭ knaboj deprenis la ĉapon de la kapo, kaj suprenĵetis ĝin.
Kaj tiam okazis sceno, kiu ŝajnus nekredebla, se ĝi ne estus vera. Okazis nome, ke Pinokjo kaj Meĉo vidis, ke la sama malfeliĉo plagas ilin, kaj anstataŭ honti kaj bedaŭri, ili komencis movi siajn enorme kreskintajn orelojn, kaj post multaj nedecaĵoj, ili eksplodis en sonoran ridegon.
Kaj ili ridis, ridadis tiom, ke preskaŭ ili renversiĝis, sed meze de la pleja rido, Meĉo abrupte ĉesis, kaj ŝanceliĝante kaj ŝanĝante koloron, diris al sia amiko :
— Helpu, helpu min, Pinokjo !
— Kio okazis al vi ?
— Ho ve ! Mi ne povas plu stari rekta sur la piedoj.
— Ankaŭ mi ne povas ! — kriis Pinokjo plorante kaj ŝanceliĝante.
Kaj dum ili diris tion, ili ambaŭ fleksiĝis kvarpiede sur la teron, kaj marŝante mane - piede ili komencis rondiradi, kuradi tra la ĉambro. Kaj dum ili kuradis, iliaj brakoj fariĝis gamboj, iliaj vizaĝoj longiĝis je muzeloj, iliaj gropoj kovriĝis per helgriza felo, nigre makulita.
Sed ĉu vi scias, kiu estis la plej malbela momento por tiuj malfeliĉuloj ? La plej malbela kaj plej humiliga momento estis, kiam ili sentis kreski voston el - sube. Ilin frapis honto kaj doloro, ili volis plori kaj lamenti pri sia sorto.
Se ili nur ne estus tion farintaj ! Anstataŭ emoj kaj lamentoj, ili eligis azenajn blekojn, kaj en ĥoro ili voĉis sonore : ĉi- a, ĉi- a, ĉi- a !
En tiu momento oni frapis ĉe la pordo, kaj voĉo de ekstere vokis :
— Malfermu ! Mi estas la Hometo, kiu kondukis vin en ĉi tiun landon. Tuj malfermu, aŭ ve al vi !

33 Pinokjo fariĝas vera azeno kaj forkondukiĝas por vendado, lin aĉetas Direktoro de klaŭna trupo por instrui lin danci kaj salti tra ringoj ; sed li lamiĝas iun vesperon, kaj aĉetas lin aliulo por fari tamburon el lia felo

Ĉar la Hometo vidis, ke la pordo ne malfermiĝas, li enrompis ĝin per piedfrapego, kaj enpaŝinte en la ĉambron, li diris al Pinokjo kaj Meĉo kun sia kutima rideto :
— Bravaj knaboj ! Bone vi blekis, mi tuj rekonis vin laŭ la voĉo. Kaj jen pro tio mi venis.
Je tia parolo la du azenetoj embarasiĝis, lasis pendi la kapon kaj orelojn, kaj entiris la voston inter la gambojn.
Unue la Hometo karesis, glatumis, palpetis ilin, poste elprenis pajlofaskon kaj zorge striglis ilin. Kaj kiam per la fervora striglado li faris ilin brilaj kiel du speguloj, li surmetis al ili kapobridon, kaj kondukis ilin al la bazaro kun la espero, ke li vendos ilin, kaj enpoŝigos konsiderindan gajnon por ili.
Kaj fakte, aĉetontoj ne longe lasis sin atendi.
Meĉo estis vendita al kamparano, kies tirbesto mortis unu tagon pli frue, kaj Pinokjon aĉetis Direktoro de klaŭna kaj ŝnurdancista trupo kun la celo dresi lin, kaj saltigi kaj dancigi lin kune kun la aliaj bestoj de la trupo.
Ĉu vi nun jam komprenas, karaj miaj malgrandaj legantoj, kiun metion la Hometo praktikis ? Ĉi tiu malgranda monstraĉo kun miele dolĉa mieno vagadis de tempo al tempo tra la mondo per sia veturilo : dumvoje li kolektis per promesoj kaj kaĵoloj ĉiujn malemajn knabojn, kiuj tediĝis de libroj kaj lernejo : kaj li sidigis ilin sur sian veturilon, portis ilin al Senfario, por ke ili pasigu sian tempon per ludoj, distriĝoj kaj amuzoj. Kiam tiuj malfeliĉaj knaboj iluziitaj — pro furioza amuziĝemo kaj nelernemo — azeniĝis, li gaje kaj kontentege prenis kaj kondukis ilin por vendi ilin en bazaroj kaj foiroj. Kaj tiel, dum kelkaj jaroj li gajnis amason da mono, kaj iĝis milionulo.
Mi ne scias, kio okazis kun Meĉo : mi nur scias, ke Pinokjon trafis ekde la unuaj tagoj plej malfacila kaj peniga vivo.
Pinokjon atendis ekde la unuaj tagoj dura kaj ŝvitiga vivo.
Kiam la mastro kondukis lin en la stalon, li plenigis la manĝujon per pajlo : sed post kiam Pinokjo gustumis buŝplenon da ĝi, li elkraĉis ĝin.
Tiam la mastro inter multaj grumbloj plenigis la manĝujon per fojno : sed ankaŭ la fojno ne plaĉis al li.
— Ha ! Ĉu eĉ la fojno ne plaĉas al vi ? — kriis kolere la mastro. Ne zorgu, bela azeneto, se vi havas kapricojn en la kapo, mi volonte elpelos ilin al vi !
Kaj prepare de rebonigo li donis al li vipobaton inter la gambojn.
Pro la doloro Pinokjo komencis plori kaj bleki kaj diris iae :
— Ĉi- a ! Ĉi- a ! Mi ne povas digesti la pajlon !
— Tiam manĝu la fojnon ! — respondis la mastro, kiu bonege komprenis la azenan parolmanieron.
— Ĉi- a, ĉi- a, la fojno kaŭzas al mi doloron !
— Ĉu vi pretendus, ke azenon, kiel vin, mi nutru per frititaj kokinbrustoj kaj kapongalantino ? — aldonis la mastro ĉiam pli furioze, kaj donis ankaŭ duan vipobaton.
Je tiu dua vipobato Pinokjo — pro prudento — tuj ĉesis, kaj diris nenion plu.
Dume la mastro fermis la stalon, kaj Pinokjo restis sola : kaj ĉar jam pasis multaj horoj, de kiam li manĝis, li oscedegis pro la granda malsato.
Kaj oscedante li malfermis la buŝon fornolarĝe.
Fine, ĉar li trovis nenion alian en la manĝujo, li komencis rezigne mordeti iom da pajlo : kaj post kiam li zorge maĉis ĝin, li fermis la okulojn kaj glutis ĝin.
— Ĉi tiu fojno ne malbone gustas, — li diris poste al si, — sed kiel pli bone estus daŭrigi la lernadon ! Sed ne gravas !
La postan matenon, kiam li vekiĝis, li tuj komencis serĉi iom da fojno en la manĝujo ; sed neniom li trovis, ĉar ĉion li manĝis nokte.
Tiam li prenis buŝplenon da pajlo : sed dum li mordadis ĝin, li devis rimarki, ke la gusto de la pajlo eĉ memorige ne similas al rizoto, nek al makaronio.
— Ne gravas ! — li ripetis, dum li maĉadis. Almenaŭ mia malfeliĉo servos kiel leciono por ĉiuj knaboj malobeemaj, malinklinaj lerni. Ne gravas !... Ne gravas !
— Ne gravas ? Via bleko ne gravas ! — kriis la mastro, kiu en tiu momento enpaŝis en la stalon. — Ĉu vi eble kredas, mia bela azeneto, ke mi aĉetis vin nur por vin manĝigi kaj trinkigi ? Mi aĉetis vin, por ke vi laboretu, kaj mi gajnu multan monon. Ek do nu, vigle ! Venu kun mi en la Cirkon, tie mi instruos vin salti tra ringoj, rompi paperbarilon per la kapo, kaj danci valson kaj polkon starante sur la malantaŭaj piedoj.
La kompatinda Pinokjo — ĉu eme aŭ treme — devis lerni ĉiujn ĉi belegajn aferojn. Sed por lerni ilin, necesis tri monatoj da lecionoj kaj multaj vipobatoj feloŝiraj.
Fine alvenis la tago, en kiu lia mastro povis anonci la vere eksterordinaran spektaklon. La multkoloraj afiŝoj sur ĉiuj anguloj de la stratoj tekstis jene :
G R A N D A F E S T P R E Z E N T A D O Ĉ I- V E S P E R E V I D E B L O S L A K U T I M A J S A L T O J K A J S U R P R I Z A J E K Z E R C O J D E Ĉ I U J A R T I S T O J K A J D E Ĉ I U J Ĉ E V A L O J E L A M B Aû S E K S O J D E L A T R U P O, K A J K R O M E P O R L A U N U A F O J O P R E Z E N T I Ĝ O S L A F A M A A Z E N E T O P I N O K J O N O M A T A L A S T E L O D E L A D A N C A D O.
L A T E A T R E J O E S T O S T A G H E L E L U M I G I T A.
Tiun vesperon, vi povas imagi, jam unu horon antaŭ la komenco de la spektaklo la spektejo estis plenplena.
Ne troviĝis libera unu foteleto, unusola bona loko, ununura loĝio — eĉ se oni pagus per oro.
La benkoj de la Cirko svarmis de knaboj kaj knabinoj, infanoj de ĉiuj aĝoj, kiuj febre deziregis vidi, kiel dancas la fama azeneto Pinokjo.
Kiam la unua parto de la prezentado finiĝis, la Direktoro de la trupo en nigra jako, blanka pantalono kaj ĝisgenuaj ledobotoj prezentis sin al la multnombrega publiko, faris profundan klinon, kaj diris kun alta soleneco la sekvan konfuzan paroladon : ” Estimata publiko, kavaliroj kaj damoj ! Mi, humila subskribinto — trapasante ĉi tiun elstaran metroon... hm... — polon — volis profiti la honoron, kaj ne malpli la plezuron prezenti al ĉi tiu inteligenta kaj rimarkinda aŭdantaro faman azeneton, kiu jam havis la honoron danci antaŭ Iliaj Reĝaj kaj Imperiestraj Moŝtoj de ĉiuj ĉefaj kaj grafaj kortumoj de Eŭropo. Kaj dankante ilin helpu al ni per via animiga ĉeesto plezurigi nin ! ” Oni akceptis tiun paroladon kun multaj ridoj kaj aplaŭdoj : sed la aplaŭdoj duobliĝis kaj fariĝis iaspeca uragano, kiam la azeneto Pinokjo aperis meze de la Cirko. Li estis feste ornamita. Sur la kapo li havis novan bridon el brila ledo kun latunaj fiboloj kaj najloj ; en la oreloj du blankajn kameliojn, la kolhararo estis kombita en multajn buklojn, kiuj estis ligitaj per rozkoloraj silkaj bantoj ; granda or - kaj arĝentkolora bendo ĉirkaŭis lian talion, la vosto estis traplektita per sangoruĝaj kaj lazuraj rubandoj el veluro.
Unuvorte, li estis amindega azeneto !
Por prezenti lin al la publiko, la Direktoro aldonis ĉi tiujn vortojn : ” Miaj estimataj aŭskultantoj ! Mi venis, ne por diri al vi mensogojn pri la grandaj malfacilaĵoj, kiujn mi devis superi por kunpreni kaj subjugiĝi tiun mambeston, dum ĝi libere paŝtiĝis de monto al monto sur la ebenaĵoj de la varmega klimato. Observu, mi vin petas, kia sovaĝeco elradias el ĝiaj okuloj, sekve de kio sukcesis vanaj ĉiuj metodoj de dresado, kies celo estis, ke li vivu dece, kiel la ceteraj civilizitaj kvarpieduloj, tiel do mi devis turni min plurfoje al la afabla lingvo de la vipo.
Sed mia ĝentileco — anstataŭ amigi min, — plej malfavore efikis al mia animo. Sed mi sekvis la sistemon de Galles, kaj trovis en ia kranio malgrandan kartilagon ostan, kiun mem la Mediĉea Fakultato de Parizo rekonis kiel regeneran bulbon de haroj kaj stabila dancado. Kaj pro tio mi volis ĝin instrui pri dancado, kaj ne malpli pri la rilataj traringa saltado kaj trarompado de paperbariloj. Admiru ĝin, kaj vi mem juĝu ! Sed antaŭ ol ade - ami vin, permesu al mi, gesinjoroj, inviti vin al la taga spektaklo por morgaŭ vespere : sed sub - pozante, ke la pluveca vetero eble minacus akvon, la spektaklo anstataŭ morgaŭ vespere prokrastiĝos al morgaŭ, la dekunua horo antaŭtagmeza de la posttagmezo. ” Kaj tiam la Direktoro faris alian profundegan klinon : kaj turnante sin al Pinokjo li diris :
— Kuraĝon, Pinokjo ! Ek, komencu viajn ekzercojn, salutu ĉi tiun respektindan publikon, kavalirojn, damojn kaj infanojn !
Pinokjo obeeme fleksis la antaŭgambojn ĝis la tero, kaj genuis tie, ĝis la Direktoro frapis per la vipo kaj ordonis :
— Marŝo !
Tiam la azeneto leviĝis sur ĉiujn kvar piedojn kaj komencis rondiri marŝe - marŝe en la areno.
Post kelka tempo la Direktoro vokis :
— Troto ! — kaj Pinokjo obeante al la ordono, ŝanĝis la marŝon al troto.
— Galopo ! — kaj Pinokjo transiris al galopo.
— Kurego ! — kaj Pinokjo ĵetiĝis kuri kun plej granda rapideco. Sed dum li freneze kuregis, la Direktoro levis la brakon, kaj ekpafis per la pistolo.
Je tiu pafo la azeneto — kvazaŭ vundita — falsterniĝis en la Cirko, kaj ŝajnis, ke li vere estis mortonta.
Kiam li releviĝis de sur la tero meze de eksplodo de aplaŭdoj, krioj kaj manoklakoj, atingantaj la stelojn, li devis kompreneble levi la kapon kaj suprenrigardi, kaj dum li tion faris, li ekvidis en loĝio belan sinjorinon, kiu havis sur la kolo grandan oran kolĉenon, de kiu pendis medaliono. Sur la medaliono estis la pentrita portreto de marioneto.
— Tiu portreto estas la mia !... tiu sinjorino estas la Feino ! — diris al si Pinokjo, kiam li tuj rekonis ŝin : kaj lin ekregis granda ĝojo, kaj li provis krii :
— Ho, Feineto mia ! Ho, Feineto mia !
Sed anstataŭ tiuj vortoj elŝiriĝis el lia gorĝo azena bleko tiel sonora kaj longega, ke ĝi ridigis ĉiujn spektantojn, kaj ĉefe ĉiujn infanojn, kiuj ĉeestis en la Cirko.
Tiam la Direktoro por instrui lin kaj komprenigi al li, ke ne estas bona maniero iai en la vizaĝon de la publiko, per la tenilo de la vipo donis al li frapeton sur la nazon.
La malfeliĉa azeneto eligis je manlarĝo la langon, kaj lekis almenaŭ kvin minutojn la nazon en la kredo, ke tiel li povas forviŝi la doloron, kiun li sentis.
Sed kia estis lia senesperiĝo, kiam li ree turnis sin supren, kaj vidis, ke la loĝio estas malplena, kaj la Feino malaperis !
Li ekhavis la senton, ke li tuj mortos : liaj okuloj pleniĝis de larmoj, kaj li komencis torente plori. Sed neniu rimarkis tion, kaj malplej la Direktoro, kiu klakigis la vipon kaj kriis :
— Kuraĝe, Pinokjo ! Nun montru al ĉi tiuj gesinjoroj, kiel gracie vi saltas tra la ringoj !
Pinokjo provis du - tri fojojn : sed ĉiufoje, kiam li alvenis antaŭ la ringon, anstataŭ salti tra ĝi, li oportuneme preterpasis sub ĝi. Fine li puŝis sin antaŭen, kaj trasaltis : sed malfeliĉe, liaj postaj gamboj implikiĝis en la ringo, kaj li falis kiel malplena sako sur la teron en la alia flanko.
Kiam li rektiĝis, li estis lamigita, kaj nur pene li povis reiri al la stalo.
— Eksteren, Pinokjon ! Ni volas la azeneton ! Eksteren la azeneton ! — kriis la infanoj de la partero, kiuj ekkompatis lin, kaj tuŝiĝis ĝiskore pro la malfeliĉa okazaĵo.
Sed la azeneto ne plu aperis en tiu vespero.
La sekvan matenon la veterinaro aŭ bestkuracisto, post kiam li ekzamenis lin, deklaris, ke li restos lama por la tuta vivo.
Tiam la Direktoro ordonis al la staloknabo :
— Kion vi volas, ke mi faru kun lama azeno ? Panmanĝulo sen utilo. Konduku ĝin al la placo, kaj vendu ĝin.
Kiam ili alvenis al la placo, tuj troviĝis aĉetonto, kiu demandis la staloknabon :
— Kiom vi petas por ĉi tiu lama azeneto ?
— Dudek lirojn.
— Mi donos al vi dudek groŝojn. Ne kredu, ke mi aĉetas ĝin por laboro : mi volas ĝin nur pro la felo. Mi vidas, ke ĝi estas tre malmola, kaj mi volas fari el ĝi tamburon por la vilaĝa orkestro.
Mi lasas vin imagi, infanoj, kian plezuron sentis la malfeliĉa Pinokjo, kiam li aŭdis, ke lia destino estas fariĝi tamburo !
Fakto estas, ke apenaŭ la aĉetanto elpagis la dudek monerojn, li kondukis la azeneton sur rokon ĉe la marbordo, fiksis ŝtonon al ĝia kolo, ligis unu el ĝiaj piedoj per ŝnuro, kiun li tenis fikse en la mano, kaj abrupte li depuŝis la malfeliĉan beston en la akvon.
Pinokjo — kun tiu rokopeco sur la kolo, tuj sinkis sur la fundon ; kaj la aĉetinto kun la streĉe tenita ŝnuro en la mano, sidiĝis sur roko, kaj atendis, ke dume la azeneto dronu, kaj li povu ĝin senfeligi.

34 Post la ĵeto en la maron fiŝoj manĝas Pinokjon, kaj li refariĝas marioneto.
Sed dum li naĝas por elsavi sin, la terura Ŝarko lin englutas

Kvindek minutojn post kiam li ĵetis la azenon en la akvon, la aĉetinto diris al si :
— Mia malfeliĉa lama azeneto nun jam certe perfekte dronis. Ni retiru ĝin supren, kaj faru tiun belan tamburon el ĝia felo.
Kaj li komencas tiri la ŝnuron, per kiu li ligis unu gambon de la azeno : kaj li tiras, tiradas ĝin... kaj fine li vidas aperi sur la surfaco... ĉu vi divenas, kion ? Anstataŭ mortintan azeneton, li vidas aperi vivantan marioneton, kiu baraktas kiel angilo.
Ekvidinte tiun lignan pupon, la malfeliĉulo kredis, ke li sonĝas, kaj restis senmova kiel peza ŝtono — kun malfermita buŝo kaj elkavigitaj okuloj.
Kiam li revenis al si el la unua surprizo, li diris plorante kaj balbutante :
— Kaj kie estas la azeneto, kiun mi ĵetis en la maron ?
— Tiu azeneto estas mi ! — respondis la marioneto ridetante.
— Ĉu vi ?
— Mi.
— Ha, fripono ! Ĉu vi ŝatus min mistifiki ?
— Mistifiki vin ? Tute male, kara mastro : mi parolas al vi serioze.
— Sed kiel povis okazi, ke antaŭ nelonge vi estis azeno, kaj nun, post iom da restado en la akvo, vi fariĝis ligna pupo ?
— Certe pro la efiko de la marakvo. La maro faras tiaj ŝercojn.
— Atentu, marioneto, atentu !... Ne kredu, ke vi povas kaŝe amuziĝi pri mi. Estos malbone al vi, se la pacienco min forlasos !
— Nu bone, mastro, ĉu vi volas scii la tutan historion veran ? Malligu mian gambon, kaj mi ĝin rakontos al vi.
Tiu bona aĉetinto - fuŝulo, scivolema ekkoni la veran historion, malligis la nodon de la ŝnuro, kiu tenis Pinokjon mallibera : kaj tiam Pinokjo, libera kiel birdo, komencis rakonti jene sian historion :
— Sciu do, ke ĉiam mi estis ligna marioneto, kiel nun ;
sed mi jam estis pli- malpli baldaŭ fariĝonta knabo vera, kiel la ceteraj infanoj, se pro mia malmulta emo al lernado kaj sekvado de malbonaj kamaradoj mi ne estus forkurinta el mia hejmo... kaj kiam mi vekiĝis iun belan tagon, mi trovis min ŝanĝita en azenon kun tiel longaj oreloj... kaj kun tiel longa vosto !... Kia honto estis !...
Kara mastro, honto, kian eĉ vi neniam sentis dum la tuta vivo ! Oni kondukis min al la bazaro de azenoj, kie aĉetis min la Direktoro de ĉevaldanciga trupo, kiu metis al si en la kapon, ke li faros el mi elstaran danciston kaj faman ringosaltiston ; sed iun vesperon dum la prezentado mi falis malfeliĉe, kaj lamiĝis je ambaŭ gamboj. La Direktoro ne sciis, kion fari kun lama azeno, ordonis min revendi, kaj vi min aĉetis.
— Domaĝe ! Kaj nun kie mi trovos alian felon ?
— Ne senesperiĝu, mastro. Da azenetoj estas tro multe en ĉi tiu mondo !
— Diru al mi, bubo impertinenta, ĉu via historio finiĝas ĉi tie ?
— Ne, — respondis la marioneto, — Iom ankoraŭ dirindas, poste fino. Post kiam vi aĉetis min, vi kondukis min ĉi tien por mortigi min, tamen vi lasis konvinki vin de la sento de kompatemo, kaj vi prefere ligis ŝtonon sur mian kolon, kaj ĵetis min sur la fundon de la maro. Ĉi tiu delikata sento multe honoras vin, kaj neniam mi forgesos ĝin. Aliflanke, mia kara mastro, ĉi tiun fojon vi ne kalkulis kun la Feino...
— Kaj kiu estas ĉi tiu Feino ?
— Ŝi estas mia panjo, kiu similas al ĉiu el tiuj bonaj panjoj, kiuj tre amas siajn filojn, kaj neniam perdas ilin el la vido, kaj helpas ilin amoplene en ĉiuj malfeliĉoj, ankaŭ kiam ĉi tiuj infanoj pro sia senbrideco kaj malbona konduto meritus esti forpuŝitaj kaj forlasitaj al si mem.
Mi do volis rakonti, ke apenaŭ la bona Feino vidis min en danĝero tuj droni, sendis ĉirkaŭ min amasegon da fiŝoj, kiuj kredis min vera azeno mortinta, kaj komencis min manĝi ! Kaj kiel grandajn mordojn ili faris ! Mi neniam estus kredinta, ke la fiŝoj estas pli frandemaj ol la infanoj. Unu formanĝis al mi la orelojn, alia la muzelon, la tria la kolon kaj la kolhararon... Kelkaj manĝis la piedfelon kaj la dorsofelon, kaj inter la ceteraj estis fiŝeto tiel ĝentila, ke ĝi bonvolis manĝi eĉ mian voston.
— Mi ĵuras, — diris la terurita aĉetinto, — ke ekde nun mi eĉ prove ne gustumos fiŝaĵon. Min ne tro plezurigus, se distranĉinte triglon aŭ merluĉon, mi trovus en ili azenvoston !
— Mi same pensas, — respondis la marioneto ridante.
— Cetere mi devas rakonti, ke kiam la fiŝoj demanĝis mian tutan azenan tegaĵon, kiu kovris min de la kapo ĝis la piedoj, ili kompreneble atingis la ostojn... aŭ por ĝuste esprimi min, la lignon, ĉar, kiel vi vidas, mi estas farita el plej malmola ligno. Sed post la unuaj mordoj tiuj frandemaj fiŝoj rimarkis, ke la ligno ne estas delikataĵo por iliaj dentoj, kaj naŭziĝis de tiu nedigestebla nutraĵo, kaj ili disiris jen tien, jen alien, sen diri al mi plej etan dankon... Kaj jen nun mi rakontas al vi, kiamaniere vi post eltiro de la ŝnuro trovis vivantan marioneton anstataŭ mortinta azeneto.
— Mi fajfas pri via rakonto, — kriis la aĉetinto furioze.
— Mi scias, ke mi elspezis dudek groŝojn por aĉeti vin, kaj mi volas rehavi miajn monerojn. Ĉu vi scias, kion mi faros ? Mi reportos vin al la bazaro, kaj revendos vin kiel sekigitan lignaĵon por en kamenoj.
— Revendu min do, mi ĝojas, — diris Pinokjo.
Sed apenaŭ li elparolis tion, li eksvingis sin kaj saltis en la mezon de la akvo. Kaj li naĝis gaje, foriĝis malproksimen de la bordo, kaj rekriis al la malfeliĉa aĉetinto :
— Adiaŭ, mastro ; se vi bezonos felon por tamburo, rememoru min !
Fakto estas, ke dum palpebrumo li tiom foriĝis, ke li preskaŭ ne vidiĝis : aŭ vidiĝis nur sur la surfaco de la maro nigra punkteto, kiu de tempo al tempo levis la gambojn el la akvo, kaj faris kapriolojn kaj saltojn, kiel delfeno en bona humoro.
Dum Pinokjo naĝis laŭ la hazardo, li ekvidis meze de la maro rokon, kiu ŝajnis esti el blanka marmoro : kaj supre sur ĝi kaprineton, kiu blekis al li afable, kaj signis invite al lia direkto.
Sed plej strange estis en la afero, ke la felo de la kaprineto, anstataŭ blanka aŭ nigra aŭ makulita el ĉi du koloroj kiel ĉe aliaj kapretoj, estis blua, tre brila, kaj tre memorigis al li la harojn de la bela Knabino.
Mi lasas al vi imagi, ĉu la koro de la malfeliĉa Pinokjo komencis pli forte bati ! Kun duobligitaj fortoj kaj energio li komencis naĝi en la direkto al la blanka roko, kaj li jam estis sur meza vojo, kiam jen elakviĝas kaj venas renkonte al li terura kapego de mara monstro, kun malfermegita faŭko simila al abismo, kun tri dentovicoj, kiuj elvokus timegon ankaŭ, se ili estus nur pentritaj.
Kaj ĉu vi scias, kiu estis tiu mara monstro ?
Tiu mara monstro estis ne pli kaj ne malpli ol la giganta Ŝarko, menciita plurfoje en ĉi tiu historio, kaj kiun oni konis pro la masakroj kaj nesatigebla devoremo sub la kromnomo ” Atilo de la fiŝoj kaj fiŝistoj ”.
Imagu la timegon de la malfeliĉa Pinokjo ĉe la ekvido de la monstro. Li provis eviti ĝin, ŝanĝi la vojon, li provis rifuĝi, sed tiu enorma malfermegita buŝo venis ĉiam nur renkonte al li kun la rapideco de sago.
— Pro Dio, rapidu, Pinokjo ! — kriis beante la bela kaprineto.
Kaj Pinokjo naĝis senespere per la brakoj, per la brusto, per la kruroj kaj per la piedoj.
— Rapidu, Pinokjo, ĉar la monstro proksimiĝas !
Kaj Pinokjo kolektis ĉiujn siajn fortojn, duoble prenis la aeron pro la klopodo.
— Atentu, Pinokjo !... la monstro atingos vin !... Jen ĝi !
... Jen ĝi !... Rapidu pro Dio, aŭ vi perdiĝos !
Kaj Pinokjo naĝis pli klopode ol iam, kaj plu, kaj plu, kaj plu, kvazaŭ flugus kuglo de pafilo. Kaj li jam estis tute ĉe la roko, kaj la kaprineto elklinis sin tute super la maron, jam etendis al li siajn antaŭpiedetojn por helpi lin el la akvo !
Sed jam estis malfrue ! La monstro atingis lin : per unu spirego ĝi trinkis kaj enbuŝigis la malfeliĉan marioneton kvazaŭ kokinan ovon, kaj glutis lin kun tia elano kaj avido, ke Pinokjo dum la falego en la internon de la Ŝarko puŝiĝis tiel maloportune, ke dum kvaronhoro li perdis la konscion.
Kiam li revenis al si de tiu sensoperdo, li neniel povis kompreni, en kiu mondo li troviĝas. Ĉirkaŭ li ĉiuflanke regis kompleta mallumo : sed tiel nigra kaj profunda, ke al li ŝajnis, ke li metis la kapon en ujon plenan de inko.
Li atente aŭskultis, sed aŭdis nenian bruon : nur de tempo al tempo li sentis kelkajn grandajn ventopuŝojn. Komence li neniel divenis, de kie venas tiu vento : sed poste li komprenis, ke ĝi venas de la pulmoj de la monstro. Ĉar necesas scii, ke la Ŝarko tre suferis pro astmo, kaj kiam ĝi spiris, ŝajnis, kvazaŭ blovus norda vento.
Komence Pinokjo klopodis kuraĝigi sin, sed kiam li certiĝis kaj recertiĝis, ke li troviĝas fermita en la korpo de la mara monstro, li ekploris, kriis kaj ploreme diris :
— Helpu ! Helpu ! Oj mi malfeliĉa ! Ĉu neniu troviĝas, kiu min savos ?
— De kiu vi postulas, ke oni savu vin, malfeliĉulo ? — diris en tiu mallumo raŭka voĉaĉo simila al misagordiĝinta gitaro.
— Kiu parolas ? — demandis Pinokjo, kaj sentis sin rigidiĝi pro la teruro.
— Estas mi, malfeliĉa tinuso, kiun la Ŝarko glutis kune kun vi. Kaj vi, kiu fiŝo vi estas ?
— Mi havas nenion komunan kun fiŝoj. Mi estas marioneto.
— Kaj se vi ne estas fiŝo, kial vi igis vin gluti de la monstro ?
— Ne estas mi, kiu igis sin gluti, sed mi estas glutita de ĝi ! Kaj nun, kion fari en ĉi tiu mallumo ?
— Havi paciencon kaj atendi, ke la Ŝarko digestu nin !
— Sed mi ne volas digestiĝi ! — blekis Pinokjo, kaj rekomencis plori.
— Ankaŭ mi ne volas digestiĝi, — aldonis la Tinuso, — sed mi estas sufiĉe saĝumema, kaj mi konsolas min per la penso, ke se oni naskiĝas tinuso, estas multe pli digne morti sub akvo ol sub oleo !
— Malsaĝaĵo ! — kriis Pinokjo.
— La mia estas unu el la opinioj, — respondis la Tinuso, — kaj oni respektas la opiniojn, kiel la tinusaj politikistoj diras.
— Diru ion ajn, mi volas for de ĉi tie... mi volas forkuri...
— Forkuru, se vi sukcesas !
— Ĉu tre granda estas ĉi tiu Ŝarko, kiu nin glutis ? — demandis la marioneto.
— Imagu : ĝia korpo pli longas ol unu kilometro, ne kalkulante la voston.
Dum ili tiel interparoladis en la mallumo, ŝajnis al Pinokjo, ke li vidas fore - fore ian helon.
— Kio povas esti tiu fora - malproksima lumeto ? — demandis Pinokjo.
— Certe malfeliĉa samsortano, kiu atendas simile al ni la momenton digestiĝi — Mi volas lin vidi. Ĉu ne povus esti, ke li estas ia maljuna fiŝo, kapabla montri al mi la vojon de la rifuĝo ?
— Tutkore mi deziras al vi tion, kara marioneto.
— Adiaŭ, Tinuso.
— Adiaŭ, marioneto : kaj multan feliĉon !
— Kie ni nin revidos ?
— Kiu scias ?... Pli bone eĉ ne pensi pri tio !

35 En la korpo de la Ŝarko Pinokjo retrovas... nu, kiun li retrovas ? Legu tiun ĉi ĉapitron, kaj vi ekscios.

Apenaŭ Pinokjo diris adiaŭ al sia bona amiko Tinuso, li ekiris balanciĝante meze de tiu mallumo, kaj direktis sin palpe, paŝo post paŝo tra la korpo de la Ŝarko al tiu eta lumo, kiu briletis fore - malproksime.
Kaj dum la marŝado li sentis, ke liaj piedoj glitadas en flako de graseca kaj malpura akvo, kaj tiu akvo eligis tiel akran odoron de fritita fiŝo, ke al li ŝajnis, ke li estas en fiŝrestoracio.
Kaj ju pli li antaŭeniĝis, des pli la helo fariĝis brila, distingebla. Fine post longa marŝado li atingis ĝin, kaj atinginte ĝin, kion li trovis ? Vi povas diveni inter mil ebloj : li trovis tableton primetitan kun bruligita kandelo en verda vitrobotelo kaj ĉe la tableto maljunuleton tute blankan, kvazaŭ li estus el neĝo aŭ batita kremo. Li manĝis kelkajn vivantajn fiŝetojn, sed tiel vivajn, ke dum li manĝis ilin, ili eĉ elglitis el lia buŝo.
Je tiu vidaĵo la malfeliĉa Pinokjo ekhavis tiel grandan kaj neatenditan ĝojon, ke ne multo mankis, ke li falu en deliron. Li volis ridi, volis plori, volis diri amasegon da aferoj ; sed anstataŭ tio li langumis konfuze kaj balbutis stumpajn kaj nerekoneblajn vortojn. Finfine li sukcesis eligi krion el la gorĝo, kaj disetendis la brakojn, ĵetis sin ĉirkaŭ la kolon de la maljunuleto, kaj kriis feliĉe :
— Ho, paĉjeto mia ! Finfine mi trovis vin ! Nun mi neniam plu forlasos vin, neniam, neniam !
— Do miaj okuloj diras al mi la veron ! — ekparolis la maljunuleto, viŝante al si la okulojn. — Do estas vi mem, mia kara Pinokjo ?
— Jes ja, jes ja, estas mi ! Ho, paĉjeto mia, kiel bona vi estas !... Kaj pensu, ke mi, male... Ho, ĉu vi scias, kiom da malfeliĉoj pluvis sur mian kapon, kaj kiom da aferoj misiris al mi ! Imagu, tiun tagon, kiam vi, malfeliĉa paĉjeto aĉetis al mi abocolibron preze de via mantelo, por ke mi povu iri al la lernejo, kaj mi misiris por vidi la marionetojn, kaj la marionetisto volis min ĵeti sur la fajron, por ke lia ŝafaĵo rostiĝu ruĝeca, kaj la sama marionetisto donis al mi poste kvin orajn monerojn, ke mi portu ilin al vi, sed mi trafis la Vulpon kaj la Katon, kiuj kondukis min al la gastejo ” Ruĝa Krabo ”, kie ili manĝegis kiel maldikegaj lupoj, kaj kiam mi ekiris sola en la nokto, mi trafis murdistojn, kiuj ĵetis sin kure post mi, kaj mi for, kaj ili ĉiam poste, kaj mi for, kaj ili ree poste, kaj fine ili pendigis min sur branĉon de la Granda Kverko, de kie la bela Bluhara Knabino ordonis forpreni min en kaleŝo, kaj la kuracistoj, kiam ili ekzamenis min, tuj diris : ” Se li ne mortis, tio estas signo de tio, ke li ankoraŭ vivas ”, kaj tiam elglitis mensogo el mia buŝo, kaj mia nazo komencis kreski, kaj mi ne povis eliri tra la pordo de la ĉambro, post kio mi foriris kun la Vulpo kaj Kato por subterigi la kvar orajn monerojn, ĉar unu mi elspezis en la gastejo, kaj la Papago komencis ridi pri mi, kaj kiam mi reiris por la dumil moneroj, mi trovis neniom, kaj kiam la Juĝisto eksciis, ke oni priŝtelis min, li tuj metigis min en malliberejon por rekompenci la ŝtelistojn, kaj kiam mi foriris de tie, mi vidis belan grapolon de vinberoj sur kampo, kie min prenis kaptilo, kaj la kamparano pro dia ideo metis hundokolumon sur min, por ke mi gardu la kokejon, sed poste li rekonis mian senkulpecon kaj lasis min foriri, kaj la Serpento kun la fumanta vosto komencis ridi, kaj ŝiriĝis vejno en lia brusto, kaj tiel mi reiris al la domo de la bela Knabino, kiu jam mortis, kaj kiam la Kolombo vidis, ke mi ploras, li diris al mi : ” Mi vidis vian paĉjon, kiu fabrikas al si ŝipeton por serĉi vin ”, kaj mi diris al li : ” Ho, se ankaŭ mi havus flugilojn ! Kaj li diris al mi : ” Ĉu vi volas veni al via paĉjo ? ” — kaj mi respondis al li : ” Jes ja ! Sed kiu min alportos ? ” — kaj li diris al mi :
” Mi portos vin tien ”, kaj mi diris al li : ” Kiel ? ”, kaj li respondis : ” Grimpu sur mian dorson ”, kaj tiel ni flugis dum la tuta nokto, kaj la sekvan matenon la fiŝistoj, kiuj rigardis ĉiuj al la maro, diris al mi : ” Estas malfeliĉa homo en ŝipeto, kiu baldaŭ dronos ”, kaj mi tuj rekonis vin de malproksime, ĉar la koro diris tion al mi, kaj mi manosignis al vi, ke vi reiru al la bordo...
— Ankaŭ mi rekonis vin, — diris Ĝepeto, — kaj volonte mi reirus al la bordo, sed kiel fari ? La maro estis granda, kaj ondego renversis la ŝipeton. Tiam terura Ŝarko, kiu estis ĝuste proksime, apenaŭ ekvidis min en la akvo, tuj kuris al mi, eligis la langon, prenis min iom post iom, kaj glutis min kiel kuketon.
— Kaj kiel longe vi estas fermita ĉi tie ? — demandis Pinokjo.
— Ekde tiu tago jam proksimume du jarojn, kiuj ŝajnis al mi du jarcentoj, Pinokjo mia !
— Kaj kiel vi povis resti viva ? Kaj kie vi trovis kandelon ? Kaj alumetojn por bruligi ĝin, kiu donis ilin al vi ?
— Nu, mi rakontos ĉion laŭvice. Vi devas scii, ke la tempesto, kiu renversis mian ŝipeton, alfundigis ankaŭ komercan ŝipon. Ĉiuj maristoj saviĝis, sed la ŝipo sinkis funden. La sama Ŝarko, kiu en tiu tago havis eksterordinaran apetiton, post mi englutis ankaŭ la ŝipon...
— Kiel ? Ĉu ĝi englutis ĝin unutire ? — demandis Pinokjo mire.
— Jes ja, unutire : kaj elkraĉis nur la ĉefmaston, ĉar ĝi interdentiĝis al ĝi, kiel fiŝosteto. Por mia bonŝanco tiu ŝipo estis plena de konservaĵoj en stanskatoloj, biskotoj aŭ rebakitaj panoj, vinboteloj, sekvinberoj, fromaĝo, kafo, sukero, stearinaj kandeloj, skatoloj de vaksaj alumetoj. Kun tiu Dia donaco mi povis travivi du jarojn, sed nun mi venis al la fino, en la provizejo restis nenio alia krom ĉi tiu kandelo, kiu nun lumas, ĝi estas la lasta, kiu restis al mi....
— Kaj poste ?
— Kaj poste, kara mia, ni ambaŭ restos en mallumo.
— Tiam ek, paĉjo, — diris Pinokjo, — ni ne havas tempon por perdi. Ni devas pensi pri tuja elsaviĝo.
— Elsaviĝo... kiamaniere ?
— Ni fuĝos tra la buŝo de la Ŝarko, kaj ĵetos nin en la maron por elnaĝi.
— Vi parolas facile, sed mi, kara Pinokjo, ne kapablas naĝi.
— Ĉu gravas... Vi sidiĝos rajde sur miajn ŝultrojn, kaj mi, kiu estas bona naĝanto, portos vin alborde.
— Iluzioj, filo mia ! — respondis Ĝepeto, kaj skuis la kapon malgaje ridetante. — Ĉu ŝajnas eble al vi, ke marioneto, apenaŭ unu metron alta, kiel vi, povas havi tiom da forto, ke li portu min naĝe sur la ŝultroj al la bordo ?
— Provu, kaj vi vidos ! Malgraŭ ĉio, se estas skribite en la ĉielo, ke ni devas morti, ni havos almenaŭ la grandan konsolon, ke ni mortos brakumante unu la alian.
Kaj sen diri ion pli, Pinokjo prenis la kandelon, antaŭeniris por lumigi, kaj diris al sia paĉjo :
— Venu post mi, kaj ne timu.
Kaj tiel ili marŝis sufiĉe longe, kaj trapasis la tutan korpon kaj stomakon de la Ŝarko. Sed kiam ili alvenis al la loko, kie komenciĝas la granda gorĝo de la monstro, ili pensis, ke pli bone estas halti, kaj iom ĉirkaŭrigardi, kaj kapti la plej taŭgan momenton por la fuĝo.
Oni devas scii, ke la Ŝarko, kiu estis tre maljuna, kaj suferis je astmo kaj tro forta korbatado, povis dormi nur kun malfermita buŝo. Pinokjo do supreniris ĝis ĝia gorĝo, kaj elrigardis, kaj tiel povis vidi tra tiu malfermita buŝego pecon de la steloplena ĉielo kaj la belegan lunlumon.
— Jen taŭga momento por fuĝi — li flustris turnante sin al sia paĉjo. — La Ŝarko dormas, kiel urso vintre, la maro kvietas, kaj oni povas vidi kiel tage. Venu do post mi, paĉjo, kaj post nelonge ni estos savitaj.
Dirite kaj farite : ili ekiris tra la gorĝo de la mara monstro, kaj kiam ili alvenis al tiu grandega buŝo, ili komencis marŝi piedfingre sur la lango, kiu estis tiel longa, ke ĝi similis al ĝardena vojo. Kaj ili jam pretigis por sin ĵeti en la maron, kiam en la plej bela momento la Ŝarko ekternegis, kaj pro la terno tiel forte ĝi ekskuiĝis, ke Pinokjo kaj Ĝepeto reflugis en la fundon de stomako de la monstro.
Pro la granda falpuŝiĝo la kandelo estingiĝis, kaj patro kaj filo restis en mallumo.
— Kaj nun ?... — demandis Pinokjo, kiu fariĝis serioza.
— Nun, filo mia, ni estas certe perditaj.
— Kial perditaj ? Donu al mi la manon, paĉjo, kaj atentu, ne falu !
— Kien vi min kondukas ?
— Ni devas reprovi la fuĝon. Venu kun mi, kaj ne timu !
Dirinte tion, Pinokjo prenis la manon de sia paĉjo, kaj marŝante kune sur piedfingroj, ili trairis la gorĝon de la monstro. Poste ili pasis laŭlonge de la tuta lango, kaj trapaŝis la tri dentovicojn. Antaŭ ol elsalti, la marioneto diris al sia paĉjo :
— Grimpu rajde sur miajn ŝultrojn, kaj brakumu min forte ! Pri la cetero zorgos mi mem.
Apenaŭ Ĝepeto lokis sin oportune sur la ŝultroj de la filo, Pinokjo, tre certa pri sia afero, ĵetis sin en la akvon, kaj komencis naĝi. La maro estis glata, kiel oleo, la luno helis en sia tuta brilo, kaj la Ŝarko daŭre dormis tiel profunde, ke eĉ kanonpafo ne povus ĝin veki.

36 Finfine Pinokjo ĉesas esti marioneto kaj fariĝas knabo

Dum Pinokjo vigle naĝis por atingi la bordon, li rimarkis, ke lia paĉjo, kiu sidis rajde sur liaj ŝultroj, kaj lasis pendi la gambojn duone en la akvo, tremas.
Li tremis, ĉu pro malvarmo, ĉu pro timo ? Kiu scias ?
Eble iomete de unu, iomete de la alia. Pinokjo diris por kuraĝigi lin :
— Kuraĝon, paĉjo ! Post kelkaj minutoj ni alvenos al la tero, kaj estos savitaj.
— Sed kie estas tiu benita tero ? — demandis la maljunuleto, ĉiam pli maltrankvila, kaj pintigis la okulojn, kiel tajloroj, kiam ili tredas fadenon en kudrilon. — Jen mi rigardas en ĉiuj direktoj, kaj vidas nenion alian ol ĉielon kaj maron.
La malfeliĉa Pinokjo ŝajnigis havi bonan humoron, sed fakte male : li komencis senkuraĝiĝi, liaj fortoj malpliiĝis, lia spiro fariĝis peza kaj sufoka... sume li ne povis plu, kaj la bordo ankoraŭ estis malproksime.
Li naĝis, dum li havis spiron : poste li returnis la kapon al Ĝepeto, kaj diris per interrompata voĉo :
— Paĉjo, helpu min... ĉar mi mortos !
Kaj patro kaj filo estis jam dronontaj, kiam ili ekaŭdis voĉon similan al misagordita gitaro. Ĝi demandis :
— Kiu mortos ?
— Mi kaj mia malfeliĉa paĉjo !
— Mi rekonas ĉi tiun voĉon ! Estas vi, Pinokjo !
— Ĝuste, kaj vi ?
— Mi estas la Tinuso, via kunkaptito en la korpo de la Ŝarko.
— Kaj kiel vi saviĝis ?
— Mi imitis vian ekzemplon. Estas vi, kiu montris al mi la vojon, kaj post vi elsaltis ankaŭ mi.
— Mia Tinuseto, vi alvenis ĝustatempe ! Mi petegas vin pro Dio, helpu nin, ĉar alie ni pereos.
— Volonte kaj tutkore. Alkroĉiĝu ambaŭ al mia vosto, kaj lasu vin treni. En kvar minutetoj mi kondukos vin al la bordo.
Ĝepeto kaj Pinokjo — kiel vi povas imagi, — tuj akceptis la inviton, sed anstataŭ alkroĉiĝi al la vosto, ili juĝis pli oportune lokiĝi rekte sur la dorso de la Tinuso.
— Ĉu ni ne estas tro pezaj ? — demandis lin Pinokjo.
— Pezaj ? Eĉ iomete ne ; al mi ŝajnas havi sur la dorso du konkojn, — respondis la Tinuso, kiu havis grandan kaj fortikan staturon, egalan al dujara bovino.
Kiam ili alvenis al la bordo, Pinokjo elsaltis kiel unua sur la teron por singarde elhelpi sian paĉjon, poste li turnis sin al la Tinuso, kaj kun emocia voĉo diris al li :
— Amiko mia, vi savis mian paĉjon ! Do mi ne havas vortojn por sufiĉe danki vin ! Permesu al mi almenaŭ, ke mi donu al vi kison signe de eterna rekono.
La Tinuso elmetis la nazon el la akvo, Pinokjo genuiĝis sur la teron, kaj metis amoplenan kison sur lian buŝon. Je tiu spontana kaj plej viva tenereco la malfeliĉa Tinuso, kiu ne estis alkutimiĝinta al io simila, sentis tiel profundan kortuŝiĝon, ke pro la honto, ke oni vidas lin plori kiel infanon, li subite remetis la kapon sub la akvon kaj malaperis.
Dume tagiĝis.
Tiam Pinokjo proponis sian brakon al Ĝepeto, kiu apenaŭ havis spiron por rektiĝi sur la piedoj, kaj diris al li :
— Apogu vin sur mia brako, kara paĉjo, kaj ni iru. Ni marŝetos paŝeto post paŝeto, kiel formikoj, kaj kiam ni laciĝos, ni ripozos dumvoje.
— Kaj kien ni iru ?
— Ni serĉos domon aŭ kabanon, kie bonkore oni donos al ni peceton da pano, iomon da pajlo por kuŝejo.
Ili ankoraŭ ne faris cent paŝojn, kiam ili ekvidis du malbelajn figuraĉojn sidi sur la vojrando, kiuj intencis peti almozon.
Tio estis la Kato kaj la Vulpo : sed ili eĉ ne similetis al siaj iamaj memoj. Imagu, la Kato, kiu tiom klopodis ŝajni blinda, fine vere blindiĝis, kaj la Vulpo maljuniĝis, skabiiĝis, kaj eĉ la voston li perdis. Jes, tiel estis. Tiu malica ŝtelisto, kiam li falis en la plej profundan mizeron, deviĝis iun tagon vendi eĉ sian belegan voston al iu migranta komercisto, kiu aĉetis ĝin por fari el ĝi muŝpelilon.
— Ho Pinokjo, — kriis la Vulpo kun plorema voĉo, — kompatu pro Dio ĉi du malfeliĉajn malsanulojn.
— Malsanulojn ! — ripetis la Kato.
— Adiaŭ, maskitoj ! — respondis la marioneto. — Vi trompis min unufoje, kaj nun vi ne superruzos min ree.
— Kredu, Pinokjo, ke hodiaŭ ni estas vere malriĉaj kaj malfeliĉaj !
— Vere ! — ripetis la Kato.
— Se vi estas malriĉaj, vi meritas tion. Rememoru la proverbon, kiu diras : ” El ŝtelita mono ne venas bono ”.
Adiaŭ, maskitoj !
— Havu kompaton al ni !
— Al ni !
— Adiaŭ, maskitoj ! Rememoru la proverbon, kiu diras :
” Neleĝe akirita ne estas profita ”.
— Ne forlasu nin !
—... nin ! — ripetis la Kato.
— Adiaŭ, maskitoj ! Rememoru la proverbon, kiu diras :
” Kiu ŝtelas la mantelon de sia proksimulo, kutime mortas sen ĉemizo. ” Dirinte tion Pinokjo kaj Ĝepeto daŭrigis trankvile sian vojon : fine, post aliaj cent paŝoj ili ekvidis ĉe turno de vojeto, meze de kampo belan pajlokabanon kun tegola kaj brika tegmento.
— En ĉi tiu kabano iu certe loĝas, — diris Pinokjo. — Ni iru kaj frapu !
Ili fakte aliris, kaj frapis sur la pordo.
— Kiu vi ? — demandis voĉeto el - ene.
— Ni estas malfeliĉaj paĉjo kaj filo, sen pano kaj tegmento, — respondis la marioneto.
— Turnu la ŝlosilon, kaj la pordo malfermiĝos, — diris la sama voĉeto.
Pinokjo turnis la ŝlosilon, kaj la pordo malfermiĝis. Ili enpaŝis, kaj rigardis dekstren, rigardis maldekstren, sed vidis neniun.
— Kie do estas la mastro de la domo, — demandis mire Pinokjo.
— Jen ĉi- supre !
Paĉjo kaj filo turnis sin al la plafono, kaj ekvidis supre, sur herbeto la Parolantan Grilon.
— Ho, mia kara Grileto, — diris Pinokjo salutante ĝentile.
— Nun vi nomas min ” mia kara Grileto ”, ĉu ne ? Sed ĉu vi memoras, ke vi ĵetis kontraŭ min lignan martelon por elpeli min el la domo ?
— Vi pravas, Grileto ! Ĵetu kontraŭ min ankaŭ vi lignan martelon, sed kompatu mian malfeliĉan paĉjon...
— Mi kompatos kaj la patron kaj la filon. Mi volis nur rememorigi vin pri via fikonduto por instrui vin, ke en ĉi tiu mondo — kiam ni povas — ni kondutu kun ĉiuj ĝentile, se ni volas, ke oni rekompencu nin per la sama ĝentileco en la tagoj de neceso.
— Vi pravas, Grileto, vi perfekte pravas, kaj mi tenos en la kapo la lecionon, kiun vi donis. Sed diru, kiel vi aĉetis ĉi tiun belan kabanon ?
— Ĉi tiun kabanon donacis al mi hieraŭ plaĉaspekta kaprino, kiu havis belegan blukoloran lanon.
— Kaj kien iris la kaprino ? — demandis Pinokjo kun plej vigla scivolo.
— Mi ne scias.
— Kaj kiam ŝi revenos ?
— Neniam ŝi revenos. Hieraŭ ŝi ekiris tute aflikte kaj beante, kvazaŭ ŝi volus diri : ” Malfeliĉa Pinokjo... nun neniam plu mi lin revidos... la Ŝarko nun jam komplete glutis lin ! ” — Ĉu ŝi parolis tiel ?... Do estis ŝi !... estis ŝi !... estis mia kara Feineto !... — ekkriis Pinokjo, kaj ekploris singulte kun torento da larmoj.
Kiam li sufiĉe ploris, li sekigis la okulojn, kaj preparis bonan pajloliton, kuŝigis sur ĝi la maljunan Ĝepeton.
Poste li demandis la Parolantan Grilon :
— Diru al mi, Grileto : kie mi povus trovi glason da lakto por mia kompatinda paĉjo ?
— Tri kampojn for de ĉi tie loĝas la ĝardenisto Ĝanĝo, kiu havas bovinojn. Iru al li, kaj vi trovos la lakton bezonatan.
Pinokjo kure iris al la domo de la ĝardenisto Ĝanĝo, sed tiu diris al li :
— Kiom da lakto vi bezonas ?
— Mi volas plenan glason.
— Glaso da lakto kostas unu groŝon. Unue donu al mi la monon !
— Mi ne havas eĉ groŝeron, — respondis Pinokjo tute senespere kaj dolore.
— Malbone, mia marioneto, — respondis la ĝardenisto. — Se vi ne havas eĉ groŝeron, mi ne havas eĉ guteton da lakto.
— Ne gravas ! — diris Pinokjo, kaj turnis sin por foriri.
— Atendu iom, — vokis al li poste Ĝanĝo. — Ni povas fari interkonsenton. Ĉu vi ne volus turni la norion ?
— Kio estas norio ?
— Ĝi estas ligna aparato, kiu servas por suprentiri akvon el la cisterno, kaj akvumi la legomojn ?
— Mi provos...
— Do suprentiru cent sitelojn da akvo, kaj rekompence mi donos al vi glason da lakto.
— En ordo.
Ĝanĝo kondukis la marioneton en la ĝardenon kaj instruis al li turni la norion. Pinokjo tuj metis sin al laboro ; sed antaŭ ol suprentiri la cent sitelojn da akvo el la cisterno, li naĝis en ŝvito de la kapo ĝis la piedoj. Tian penan laboron neniam li toleris.
— Ĝis nun la noriumado estis la tasko de mia azeneto, — diris la ĝardenisto, — sed hodiaŭ tiu malfeliĉa besto venis al la fino de sia vivo.
— Ĉu vi alkondukus min por vidi lin ? — diris Pinokjo.
— Volonte.
Kiam Pinokjo enpaŝis en la stalon, li vidis kuŝanta sur pajlo belan azeneton, turmentitan de malsato kaj tro multa laboro. Kiam li observis ĝin fikse - zorge, li diris en si embarasite :
— Sed mi ja konas ĉi tiun azeneton ! Ne estas nova vizaĝo por mi !
Li klinis sin al ĝi, kaj demandis en azena lingvo :
— Kiu vi estas ?
Je tiu demando la azeneto malfermis la okulojn mortantajn, kaj respondis balbutante en la sama lingvo :
— Mi estas Me- me- o...
Poste ĝi refermis la okulojn kaj suspiris.
— Ho, malfeliĉa Meĉo ! — diris Pinokjo mallaŭte : kaj prenis manplenon da pajlo, kaj forviŝis larmon, kiu fluis sur lia vizaĝo.
— Vin tiel tuŝas la sorto de azeno, kiu nenion kostis al vi, — diris la ĝardenisto, kion faru mi, kiu aĉetis ĝin por kontanta mono ?
— Mi diros al vi la kialon : li estis mia amiko !
— Via amiko ?
— Lerneja kamarado !
— Kiel ? ! — kriis Ĝanĝo, kaj eksplodis en ridon. — Kiel ? !
Ĉu azenoj estis viaj kunlernantoj !... Mi imagas tiujn belajn studojn, kiujn vi faris !
La marioneto, kiu sentis sin humiligita de tiuj vortoj, ne respondis : sed li prenis la glason da lakto, kaj reiris al la kabano.
Kaj ekde tiu tago dum kvin monatoj li ellitiĝis ĉiumatene antaŭ sunleviĝo por turni la norion kaj perlabori tiamaniere po unu glason da lakto, kiu tiel bone efikis al la malforta sanstato de lia paĉjo. Li eĉ ne kontentiĝis per tio : ĉar kun la tempo li lernis plekti korbojn kaj panujojn el junko, kaj per la ricevita mono kun multa saĝo li kovris la ĉiutagajn elspezojn. Interalie li faris elegantan ĉareton por promenveturigi sian paĉjon en belaj tagoj, kaj por ebligi al li spiri freŝan aeron.
Kaj dum vesperoj sen laboro li ekzercis sin en la legado kaj skribado. En la proksima vilaĝo li aĉetis por kelkaj groŝoj grandan libron, al kiu mankis la kovrilpaĝo kaj la enhavtabelo, kaj li legadis el ĝi. Kio koncernas la skribadon, li uzis pintigitan osteton kiel plumon ; kaj ĉar li havis nek inkon, nek ujon por ĝi, li trempis ĝin en kruĉeton plenan de rubus - kaj ĉerizosuko.
Fakto estas, ke per sia bonvola klopodo labori kaj plibonigi la vivon li sukcesis ne nur vivteni en bonega stato sian patron cetere malsaneman, sed li povis ankaŭ flankenmeti kvardek groŝojn por aĉeti al si novan veston.
Iun matenon li diris al sia patro : — Mi iros al la proksima foiro por aĉeti al mi jakon, bereton kaj paron da ŝuoj. Kiam mi reiros hejmen, — li aldonis ridante, — mi estos vestita tiel bone, ke vi interŝanĝos min kun granda sinjoro.
Li eliris el la domo, kaj ekkuris vigle kaj ĝoje, kiam subite li aŭdis, ke iu vokas lin per lia nomo. Kaj turninte sin, li vidis belan limakinon, kiu proksimiĝis el sub heĝo.
— Ĉu vi ne rekonas min ? — diris la Limakino.
— Al mi ŝajnas : jes, kaj ankaŭ : ne...
— Ĉu vi ne memoras tiun Limakinon, kiu servis ĉe la Bluhara Feino kiel ĉambristino ? Ĉu vi ne memoras la tagon, kiam mi eliris por lumigi al vi, kaj ke vi implikiĝis en la dompordo ?
— Mi memoras ĉion, — kriis Pinokjo. — Sed tuj respondu al mi : kie vi lasis mian bonan Feinon ? Kion ŝi faras ? Ĉu ŝi pardonis min ? Ĉu ŝi ne forgesis min ? Ĉu ŝi ankoraŭ amas min ? Ĉu ŝi estas malproksime de ĉi tie ? Ĉu vi povus trovi ŝin ?
Al tiuj demandoj, kiujn la marioneto faris haste - rapide, sen preni aeron, la Limakino respondis kun la kutima flegmo :
— Mia Pinokjo ! La malfeliĉa Feino kuŝas en lito en malsanulejo !
— En malsanulejo ?
— Bedaŭrinde ! Pro amaso da malfeliĉoj ŝi grave malsaniĝis, kaj havas neniom por aĉeti al si pecon da pano.
— Ĉu vere ? Ve, kiel grandan doloron vi kaŭzis al mi !
Ho, kompatinda Feineto, kompatinda Feineto ! Se mi havus milionon, mi kurus por porti ĝin al ŝi. Sed mi havas nur kvardek groŝojn, jen ili : mi ĝuste iris aĉeti al mi novan veston. Prenu ilin, Limakino, portu ilin rapide al mia bona Feineto.
— Kaj via nova vestaĵo ?
— Neniom gravas nun nova vestaĵo. Mi vendus ankaŭ ĉi tiujn ĉifonojn, kiujn mi surhavas por povi helpi al ŝi !
Iru, Limakineto, klopodu : kaj post du tagoj revenu, mi esperas, ke mi povos doni al vi kelkajn pliajn groŝojn.
Ĝis nun mi laboris por vivteni mian paĉjon : ekde hodiaŭ mi laboros kvin horojn pli por vivteni ankaŭ mian bonan panjon. Adiaŭ, Limakino, kaj post du tagoj mi atendos vin.
La Limakino — kontraŭ sia kutimo — komencis kuri kiel lacertoj en plejvarmego de aŭgusto.
Kiam Pinokjo hejmeniris, lia paĉjo demandis lin :
— Kaj la nova vestaĵo ?
— Mi ne sukcesis trovi tian, kia konvenus al mi. Ne gravas !... Mi aĉetos alian fojon.
Tiun vesperon, anstataŭ ĝis la deka, Pinokjo maldormis ĝis la noktomeza horbato, kaj anstataŭ ok, li plektis dekses junkokorbojn.
Poste li iris en liton kaj ekdormis. Kaj dormante ŝajnis al li, ke li vidas en sonĝo la Feinon, kiu estis tre bela kaj ridetis. Ŝi donis al li kison, kaj tiel parolis al li :
— Brave, Pinokjo ! Dank ’ al via bona koro, mi pardonas al vi ĉiujn bubaĵojn, kiujn vi faris ĝis nun. La infanoj, kiuj ameme helpas al siaj gepatroj en ilia mizero kaj malsano, meritas ĉiam grandan laŭdon kaj varman amon, eĉ se oni ne povas montri ilin kiel modelojn de obeemo kaj bona konduto. Estu saĝa en la estonteco, kaj vi estos feliĉa.
En tiu momento la sonĝo finiĝis, kaj Pinokjo vekiĝis kun larĝe malfermitaj okuloj.
Imagu, kiel granda estis lia miro, kiam post vekiĝo li rimarkis, ke li ne plu estas marioneto ligna, sed fariĝis vera knabo, kiel ĉiuj aliaj. Li ĉirkaŭrigardis, kaj anstataŭ la kutimajn murojn de la pajlokabano, li vidis bele meblitan ĉambreton kun preskaŭ eleganta simpleco. Li elsaltis el la lito kaj trovis pretaj belan novan vestaron, novan bereton kaj paron da ledaj botetoj.
Apenaŭ li vestis sin, per natura gesto li enpoŝigis la manojn, kaj eltiris de tie etan monujon el eburo, sur kiu estis ĉizitaj la sekvaj vortoj : ” La Bluhara Feino redonas la kvardek groŝojn al sia kara Pinokjo, kaj tre dankas lin por lia bona koro. ” Kaj kiam li malfermis la monujon, anstataŭ kvardek kuprajn groŝojn li trovis en ĝi kvardek brilantajn zekinojn el oro.
Poste li iris rigardi sin en spegulo, kaj al li ŝajnis esti iu alia. Li ne plu vidis la kutiman figuron de la ligna marioneto, sed vidis la spritan kaj inteligentan vizaĝon de knabo kun kaŝtankoloraj haroj, ĉielbluaj okuloj kaj gajaĝoja vizaĝo.
Meze de tiuj mirakloj, kiuj okazis unu post la alia, Pinokjo ne sciis, ĉu li vere maldormas, aŭ ankoraŭ sonĝas kun malfermitaj okuloj.
— Kaj mia paĉjo, kie li estas ? — li ekkriis subite, kaj enpaŝis en la apudan ĉambron, kaj li trovis la maljunan Ĝepeton sana, vigla kaj bonhumora, kiel ĉiam, kaj kiu jam ree praktikis sian profesion de lignaĵisto, kaj desegnis ĝuste belegan kornicon plenan de folioj, floroj kaj kapetoj de diversaj bestoj.
— Malkaŝu al mi misteron, paĉjo : kiel klarigeblas ĉi tiu subita ŝanĝiĝo ? — demandis lin Pinokjo, kaj saltis sur lian kolon, kaj kovris lin per mil kisoj.
— Ĉi tiu subita ŝanĝiĝo en nia domo estas tute via merito, — diris Ĝepeto.
— Kial mia ?
— Ĉar kiam malbonaj knaboj reboniĝas, ili kapablas alpreni novan kaj ridetantan aspekton ankaŭ ene de sia familio.
— Kaj kie kaŝiĝas la malnova Pinokjo ?
— Jen tie, — respondis Ĝepeto : kaj montris al li grandan marioneton, kiu estis apogita al seĝo kun flankenklinita kapo, pendantaj brakoj kaj kruce metitaj, meze fleksitaj gamboj, tiel ke ŝajnis miraklo, ke ĝi staras rekte.
Pinokjo turnis sin por rigardi ĝin, kaj observante ĝin momenton, li diris al si kun granda kontento :
— Kiel ridinda mi estis kiel marioneto !... kaj kiel mi ĝojas nun, ke mi fariĝis vera knabo !
www. omnibus. se/inko I S B N 91- 7303- 152- 6 227