La Magio de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856–1919 Ilustrita de Neill, John R. (John Rea), 1877–1943 Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933– Unue eldonita en la Angla kiel The Magic of Oz de Reilly & Lee, 1919.

Unue eldonita en Esperanto de Bookleaf Publishing, 1996. Vidu http://www.poboxes.com/bookleaf/ Ĉi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ĉi tiu eldono estas korektita versio, julio 2000.

La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1919. La litertipo estas 16 sur 18.7 pkt Elegant Garamond.Mi Dediĉas ĉi tiun Libron al la Infanoj de niaj Soldatoj, la Usonanoj kaj iliaj Aliancanoj, kun nemezureblaj Fiero kaj Amo.

L. F. B.AL MIAJ LEGANTOJ Iom kurioze, en la eventoj kiuj okazis dum la pasintaj kelkaj jaroj en nia “granda ekstera mondo”, ni povas trovi eventojn tiom mirigajn kaj inspirajn ke mi ne povas esperi egaligi ilin per rakontoj pri la Lando Oz.

Tamen, “La Magio de Oz” vere estas pli stranga kaj nekutima ol io ajn kion mi legis aŭ priaŭdis niaflanke de La Granda Sabla Dezerto kiu kaŝas de ni La Landon Oz, eĉ dum la ĵusaj ekscitaj jaroj, do mi esperas ke ĝi allogos vian amon je noveco.

Longa kaj senkapabliga malsano neebligis al mi respondadon al la multaj bonaj leteroj senditaj al mi—escepte de kiam oni kunsendis poŝtmarkojn— sed de nun mi esperas povi dece rapide atenti ĉiun leteron per kiu miaj legantoj regalos min.

Certigante al vi ke mia amo al vi neniam ŝanceliĝis kaj esperante ke la Oz-Libroj plu plezur- igos vin dum mi ankoraŭ povos verki ilin, mi estas Ame via, L. FRANK BAUM, “Reĝa Historiisto de Oz.”

“OZCOT”

ĉe HOLLYWOOD en KALIFORNIO 1919


LISTO DE ĈAPITROJ
  1. Monto Manĝto
  2. La Falko
  3. Du Malbonuloj
  4. Kunkomplotantoj
  5. Feliĉa Angulo de Oz
  6. Naskiĝtagaj Donacoj por Ozma
  7. La Arbaro de Gugu
  8. La Le-Sim-Agoj Minacas.
  9. La Insulo de la Magia Floro
  10. Firme Fiksitaj
  11. La Bestoj de la Arbaro de Gugu.
  12. Kiki Uzas Sian Magion
  13. Perdiĝas la Nigra Valizo
  14. La Sorĉisto Lernas la Magian Vorton.
  15. La Soleca Anaso
  16. La Vitra Kato Trovas la Nigran Valizon
  17. Rimarkinda Veturo
  18. La Magio de la Sorĉisto
  19. Doroteo kaj la Burdoj.
  20. Problemo por la Simioj.
  21. La Kolegio de Atletaj Artoj
  22. La Naskiĝtaga Festo de Ozma
  23. La Fonto de Forgeso

Monto Manĝto

Ĉe la orienta bordo de la Lando Oz, en la Lando de la Manĝtuloj, estas granda, alta monteto nomata Monto Manĝto. Unuflanke la mal- supro de tiu monteto tuŝas la Mortigan Sablan Deserton kiu apartigas la Felandon Oz de la cetero de la mondo, sed aliflanke la monteto tuŝas la belan fekundan Landon de la Manĝtuloj.

La Manĝtula popolo, tamen, nur staras iom for kaj rigardas Monton Manĝto kaj scias malmulton pri ĝi; ĉar proksimume trionon de la vojo supren ĝiaj flankoj fariĝas negrimpeble krutaj, kaj se homoj loĝas sur la supro de tiu granda turanta pinto kiu laŭaspekte preskaŭ atingas la ĉielon, la Manĝtuloj ne konscias pri tio.

Malgraŭ tio, homoj ja loĝas tie. La supro de Monto Manĝto laŭforme similas pelvon, larĝan kaj profundan, kaj en la pelvo estas kampoj kie kreskas grenoj kaj legomoj, kaj oni paŝtas brutojn kaj riveretoj fluas kaj arboj produktas ĉiajn aĵojn. Dise troviĝas domoj, kaj en ĉiu el ili loĝas familio de Altuloj, tiel la homoj nomas sin. La Altuloj malofte malsupreniras la monton, pro la sama kaŭzo kiu persvadas la Manĝtulojn ne grimpi ĝin: la flankoj estas tro krutaj.

En unu el la domoj loĝis saĝa maljuna Altulo nomita Bini Aru, kiu iam estis lerta Sorĉisto. Sed Ozma de Oz, kiu regas ĉiun en la Lando Oz, dekretis ke neniu praktiku magion en ŝia regno escepte de Glinda la Bona kaj la Sorĉisto de Oz, kaj kiam Glinda sendis tiun reĝan ordonon al la Altuloj per fortflugila Aglo, maljuna Bini Aru tuj ĉesis praktiki magiajn artojn. Li detruis multajn el siaj magiaj pulvoroj kaj magiiloj, kaj post tio li honeste obeis la leĝon. Li neniam vidis Ozman, sed li sciis ke ŝi estas lia Reganto kaj estas obeenda.

Nur unu afero malfeliĉigis lin. Li trovis novan kaj sekretan metodon fari transformojn nekonatan de ĉiu alia Sorĉisto. Glinda la Bona ne konis ĝin, nek la malgranda Sorĉisto de Oz, nek D-ro Pipt nek maljuna Mombi, nek iu alia magipraktikanto. Ĝi estis sekreto de Bini Aru. Per ĝi, estis ege simple transformi iun ajn en beston, birdon aŭ fiŝon, aŭ ion alian, kaj retransformi tiun personon, kiam oni scipovas prononci la mistikan vorton: “P y r z q x g l ”.

Bini Aru uzis tiun sekreton multfoje, sed ne por kaŭzi malbonon aŭ suferon al aliaj. Kiam li forvagis tre malproksimen de sia hejmo kaj malsatis, li kutimis diri: “Mi volas fariĝi bovino—P y r z q x g l !” Tuj li fariĝis bovino, kaj tiam li manĝis herbon kaj satigis sin. Ĉiuj bestoj kaj birdoj scipovas paroli en la Lando Oz, do kiam la bovino ne plu malsatis, ĝi diris: “Mi volas ree esti Bini Aru: P y r z q x g l !” kaj la magia vorto, ĝuste prononcite, tuj redonis al li lian naturan formon.

Kompreneble, mi ne aŭdacus skribi tiun magian vorton tiel klare se mi supozus ke miaj legantoj povos ĝuste prononci ĝin kaj tiel povos transformi sin kaj aliajn, sed efektive neniu en la tuta mondo, escepte de Bini Aru, iam (ĝis la komenco de ĉi tiu rakonto) sukcesis prononci “P y r z q x g l ” ĝuste, do mi kredas ke estas sendanĝere doni ĝin al vi. Malgraŭ tio, verŝajne estos plej bone ke, voĉlegante ĉi tiun rakonton, vi evitu ĝuste prononci “P y r z q x g l ”, kaj tiel vi povos eviti ĉian riskon ke la sekreto misagos.

Bini Aru, trovinte la sekreton de tuja transformo, kiu ne necesigis ilojn aŭ pulvorojn aŭ aliajn kemiaĵojn aŭ herbojn kaj ĉiam funkciis perfekte, malvolontis ke tiu mirinda trovaĵo estu tute nekonata aŭ perdita el la tuta homa sciaro. Li decidis ne denove uzi ĝin, ĉar Ozma malpermesis ke li faru tion, sed li pensis ke Ozma estas knabino kaj iam eble ŝanĝos sian decidon kaj permesos ke ŝiaj regatoj praktiku magion, kaj tiuokaze Bini Aru denove povos transformi sin kaj aliajn laŭvole,—krom se, kompreneble, li intertempe forgesos la metodon prononci “ P y r z q x g l ”.

Tre zorge pripensinte la aferon, li decidis skribi la vorton, kaj la metodon prononci ĝin, en iu sekreta loko, tiel ke li povos trovi ĝin post multaj jaroj, sed kie neniu alia iam povos trovi ĝin.

Tiu ideo estis lerta, sed kio ĝenis la maljunan Sorĉiston estis kiel trovi sekretan lokon. Li vagis tra la tuta Pelvo ĉe la supro de Monto Manĝto, sed li trovis neniun lokon kie li povos skribi la sekretan vorton sed kie aliaj verŝajne ne akcidente trovos ĝin.

Do fine li decidis ke ĝi devos skribiĝi ie en lia propra domo.

Bini Aru havis edzinon nomatan Mopsi Aru kiu estis fama pro siaj bongustegaj gajlusacaj tortoj, kaj li havis filon nomatan Kiki Aru kiu tute ne estis fama. Oni sciis pri li ke li estas kolerema kaj malagrabla ĉar li ne estas feliĉa, kaj ke li ne estas feliĉa ĉar li volas malsupreniri la monton kaj viziti la grandan suban mondon sed lia patro ne permesas.

Tute neniu atentis Kikin Arun, ĉar li estis tute mal- grava.

Unufoje dum ĉiu jaro okazis festo sur Monto Manĝto en kiu partoprenis ĉiuj Altuloj. Oni okazigis ĝin en la centro de la pelvoforma lando, kaj oni dediĉis la tutan tagon al festenoj kaj gajeco. La junuloj dancis kaj kantis; la virinoj kovris la tablojn per plaĉaj manĝaĵoj, kaj la viroj ludis muzikajn instrumentojn kaj rakontis ferakontojn.

Kiki Aru kutime partoprenis en tiuj festoj kun siaj gepatroj, kaj tie li sidis paŭte ekster la cirklo kaj rifuzis danci aŭ kanti aŭ eĉ paroli kun la aliaj junuloj. Do la festo ne plifeliĉigis lin pli ol aliaj tagoj, kaj ĉifoje li diris al Bini Aru kaj Mopsi Aru ke li ne partoprenos. Li preferas resti ĉehejme kaj esti malfeliĉa tute sole, li diris, do ili volonte lasis lin.

Sed post kiam oni lasis lin sola Kiki decidis eniri la privatan ĉambron de sia patro, kvankam li estis malpermesita eniri ĝin, por serĉi iujn magiilojn kiujn Bini Aru uzadis kiam li praktikis sorĉadon. Dum li eniris li preskaŭ stumblis pro unu el la plankotabuloj.

Li serĉis ĉie sed trovis neniun spuron de la magio de sia patro. Ĉio estis detruita.

Multe senesperigite, li komencis reelforiri, sed li denove stumbletis pro la sama plankotabulo. Tio pensigis lin. Ekzamenante la tabulon, Kiki trovis ke ĝi estis eligita kaj poste reenigita kaj renajlita tiel ke ĝi estis iomete pli alta ol la aliaj tabuloj. Sed kial lia patro eligis la tabulon? Ĉu li kaŝis kelkajn el siaj magiiloj sub la planko?

Kiki alportis ĉizilon kaj eligis la tabulon, sed li trovis nenion sub ĝi. Li estis tuj remetonta la tabulon kiam ĝi glitis el lia mano kaj renversiĝis, kaj li vidis ion skribitan sur ĝia malsupro. La lumo estis iom nebrila, do li portis la tabulon al la fenestro kaj ekzamenis ĝin, kaj trovis ke la skribo instruas precize prononci la magian vorton P y r z q x g l , kiu tuj transformos iun ajn en ion ajn, kaj inversigos la transformon kiam oni ripetos la vorton.

Nu, unue Kiki Aru ne komprenis kia mirinda sekreto estas trovita; sed li opiniis ke eble ĝi utilos al li do li prenis paperpecon kaj skribis sur ĝin ekzaktan kopion de la instrukcioj por prononci P y r z q x g l . Post tio li faldis la folion kaj metis ĝin en sian poŝon, kaj remetis la tabulon en la plankon tiamaniere ke neniu suspektus ke ĝi estis eligita.

Post tio Kiri eniris la ĝardenon kaj sidante sub arbo li zorge studis la folion. Li ĉiam volis foriri de Monto Manĝto kaj viziti la grandan mondon—precipe la Landon Oz—kaj li nun ekpensis ke se li povos transformi sin en birdon, li povos flugi kien ajn li volos kaj reflugi kiam ajn li volos. Tamen, unue necesos parkeri la metodon ĝuste prononci la magian vorton, ĉar birdo ne kapablus kunporti la folion sur kiu ĝi estis skribita, kaj Kiki ne povus regajni sian naturan formon se li forgesus la vorton aŭ ĝian prononcon.

Do li longe studis ĝin, ripetante ĝin centfoje en sia menso ĝis li estis certa ke li ne forgesos ĝin. Sed por esti duoble certa li metis la folion en stanan skatolon en neglektita parto de la ĝardeno kaj kovris la skatolon per malgrandaj ŝtonoj.

Jam fariĝis malfrue en la tago kaj Kiki volis provi sian unuan transformon antaŭ ol liaj gepatroj revenos de la festo. Do li staris sur la antaŭa verando de sia hejmo kaj diris: “Mi volas fariĝi granda forta birdo, kia falko— P y r z q x g l !” Li prononcis ĝin ĝuste, do tuj li sentis ke li plene aliformiĝis. Li batetis per siaj flugiloj, saltetis al la balustrado kaj diris: “Gra-ak! Gra-ak!”

Tiam li ekridis kaj diris, duonvoĉe: “Mi supozas ke tia birdo faras tiun kuriozan sonon. Sed nun mi provu miajn flugilojn kaj trovu ĉu mi estas sufiĉe forta por flugi trans la dezerton.”

Ĉar li decidis unuafoje veturi al la lando ekster la Lando Oz. Li ŝtelis ĉi tiun sekreton de transformo kaj li sciis ke li malobeis la leĝojn de Oz pro sia uzo de magio. Eble Glinda aŭ la Sorĉisto de Oz trovos kaj punos lin, do estos bone tute forresti de Oz.

Malrapide Kiki leviĝis en la aeron, kaj apogate de siaj larĝaj flugiloj li flosis laŭ graciaj cirkloj super la pelvoforma montosupro. De sia alto li povis vidi, tre for trans la brulantaj sabloj de la Mortiga Deserto, alian landon kiun eble estos plezurige esplori, do li celis tiun direkton, kaj per fortaj, regulaj flugilbatoj li komencis la longan flugon.

La Falko

Eĉ falko devas alte flugi por transiri la Mortigan Deserton, de kiu konstante leviĝas venenaj fumoj. Kiki Ar u sentis malsanon kaj mal- fortecon jam antaŭ ol reatingi bonan teron, ĉar li ne povis tute eskapi de la efikoj de la venenoj. Sed la freŝa aero baldaŭ resanigis lin kaj li surteriĝis en granda plata loko nomata Altlando. Tuj preter ĝi estas valo nomata Sublando, ambaŭ landojn regas la Zingibrokuka Viro, Johano Past*, kies ĉefministro estas Kokideto la Kerubo. La Falko haltis tie nur sufiĉe longe por ripozi, kaj poste li flugis norden kaj superpasis belan landon nomatan Gajlando, kiun regas bela Vaksa Pupo. Post tie, sekvante la kurban formon de la Deserto, li ekiris norden kaj malleviĝis sur arbosupron en la Regno Nenilando.

Kiki nun estis laca, kaj la suno nun komencis subiĝi, do li decidis resti tie ĝis la mateno. De sia arbosupro li povis vidi proksiman domon, kiu aspektis tre komforta. Viro melkadis bovinon en la korto kaj plaĉaspekta virino venis al la pordo kaj vokis lin por ke li tagmanĝu.

Tio estigis demandon en la menso de Kiki pri kiaj estas la manĝaĵoj de falkoj. Li sentis sin malsata, sed li ne sciis kion manĝi aŭ kie akiri manĝaĵon. Li ankaŭ pensis ke lito estus pli komforta dormejo ol la supro de arbo, do li saltetis al la tero kaj diris: “Mi volas refariĝi Kiki Aru—P y r z q x g l !”

Tuj li reakiris sian naturan formon, kaj irinte al la domo, li frapetis sur la pordon kaj petis iom da tagmanĝo.

* Ĉi tiu nomo en la Angla originalo estas vortludo netradukebla.

“Kiu vi estas?” demandis la virestro de la domo.

“Fremdulo el la Lando Oz,” respondis Kiki Aru.

“Do vi estas bonvena,” diris la viro.

Kiki ricevis bonan manĝon kaj bonan liton, kaj li tre bone kondutis, kvankam li rifuzis respondi ĉiujn demandojn de la bonaj homoj de Nenilando.

Eskapinte de sia hejmo kaj trovinte metodon vidi la mondon, la junulo ne plu estis malfeliĉa, do li ne plu estis kolerema kaj malagrabla. La homoj opiniis lin tre respektinda persono kaj donis al li matenmanĝon la sekvan matenon, kaj post tio li rekomencis sian veturon sentante plenan kontenton.

Marŝinte dum unu aŭ du horoj tra la bela lando regata de Reĝo Burĝon’, Kiki Aru decidis ke li pli rapide veturos kaj vidos estante birdo, do li transformis sin en grandan kolombon kaj vizitis la grandan urbon Nenilo kaj vidis la palacon kaj ĝardenojn de la Reĝo kaj multajn interesajn lokojn. Poste li flugis okcidenten en la Regnon Iks, kaj post tago en la lando de Reĝino Ziksi li plu iris okcidenten en la Landon Ev. Ĉiun landon vizititan li opiniis multe pli agrabla ol la pelvolando de la Altuloj, kaj li decidis ke kiam li atingos la plej belan landon li ekloĝos tie kaj plenĝuos sian estontan vivon.

En la lando Ev li reprenis sian propran formon, ĉar la urboj kaj vilaĝoj estis proksimaj unuj al la aliaj kaj li facile promenos de unu al alia.

Kiam proksimiĝis la vespero li atingis bonan Hotelon kaj petis de la Hotelestro manĝon kaj tra- nokton.

“Jes, se vi povos pagi per mono,” diris la viro, “se ne, do vi devos iri aliloken.”

Tio surprizis Kikin, ĉar en la Lando Oz oni tute ne uzas monon, ĉiu rajtas preni kion li deziras sen pago. Do li ne havis monon, kaj tial li forturnis sin por trovi gastiganton aliloke. Trarigardante malferman fenestron en la Hotelon, dum li pretermarŝis, li vidis maljunulon kalkulanta grandan amason da oraj pecoj sur tablo, kaj Kiki decidis ke ili estas mono. Unu el ili aĉetos por li manĝon kaj litripozon, li pensis, do li transformis sin en pigon kaj, fluginte tra la malferman fenestron, li ekbekis unu el la oraj pecoj kaj elflugis antaŭ ol la viro povis haltigi lin. Efektive, la prirabita maljunulo estis tute senpova, ĉar li ne aŭdacis forlasi sian amason da oro por ĉasi la pigon, kaj antaŭ ol li povis meti la oron en sakon kaj la sakon en poŝon la rabobirdo estis ne plu videbla kaj estus stulte serĉi ĝin.

Kiki Aru flugis al grupo de arboj kaj, faliginte la oran pecon al la tero, li reprenis sian naturan formon, kaj poste prenis la moneron kaj metis ĝin en sian poŝon.

“Vi bedaŭros pro tio!” kriis malgranda voĉo tuj super lia kapo.

Kiki suprenrigardis kaj vidis ke pasero, staranta sur branĉo, rigardas lin.

“Bedaŭros pro kio?” li demandis.

“Ho, mi vidis ĉion,” asertis la pasero. “Mi vidis vin rigardi la oron tra la fenestro, kaj transformi vin en pigon kaj ŝteli de la kompatinda viro, kaj post tio mi vidis vin flugi ĉi tien kaj ŝanĝi la birdon en vian antaŭan formon. Tio estas magio, kaj magio estas fia kaj kontraŭleĝa; kaj vi ŝtelis monon, kaj tio estas ankoraŭ pli granda krimo. Vi bedaŭros, iam.”

“Ne gravas al mi,” respondis Kiki Aru, sulkante sian frunton.

“Ĉu vi ne timas esti fia?” demandis la pasero.

“Ne, mi ne sciis ke mi agas fie,” diris Kiki, “sed se tiel estis, mi ĝojas pro tio. Mi malamas bonajn personojn. Mi de ĉiam volas esti fia, sed ĝis nun mi ne sciis la kielon.”

“Ha, ha, ha!” ridis iu malantaŭ li, grandavoĉe; “jen la ĝusta sento, knabo mia! Agrablas al mi renkonti vin; premu mian manon.”

La pasero timoplene pepis kaj forflugis.

Du Malbonuloj

Kiki turnis sin kaj vidis strangaspektan viron starantan proksime. Li ne staris rekte, ĉar li estis lama.

Li havis dikan korpon kaj maldikajn krurojn kaj brakojn. Li havis grandan rondan vizaĝon kun dika blanka barbo kiu pintiĝis sub lia talio, kaj blankan hararon kiu pintiĝis sur la supro de lia kapo. Li surportis malhel- grizajn tre striktajn vestojn, kaj liaj poŝoj ŝvelis kvazaŭ plenigite per io.

“Mi ne sciis ke vi estas tie,” diris Kiki.

“Mi venis nur post vi,” diris la stranga maljun- ulo.

“Kiu vi estas?” demandis Kiki.

“Mi nomiĝas Rugedo. Mi iam estis la Reĝo de la Knomoj; sed oni pelis min el mia lando kaj nun mi estas vaganto.”

“Kial oni elpelis vin?” demandis la Altula knabo.

“Nu, estas modo nuntempe elpeli reĝojn. Mi estis sufiĉe bona Reĝo—laŭ mi—sed tiuj aĉaj Ozuloj rifuzis lasi min. Do mi devis abdiki.”

“Kion tio signifas?”

“Ĝi signifas ke oni elpelis min. Sed ni parolu pri io agrabla. Kiu estas vi kaj el kie vi venis?”

“Mi nomiĝas Kiki Aru. Iam mi loĝis sur Monto Manĝto en la Lando Oz, sed nun mi estas vaganto kia vi.”

La Reĝo de la Knomoj ruze rigardis lin.

“Mi aŭdis tiun birdon diri ke vi transformis vin en pigon kaj inverse. Ĉu tio estas vera?”

Kiki hezitis, sed li ne trovis kialon nei la aferon.

Kaj li sentis ke agnosko ŝajnigos lin pli grava.

“Nu—jes,” li diris.

“Do vi estas sorĉisto?”

“Ne; mi kapablas nur transformadon,” li konfesis.

“Nu, tamen tio estas tre utila magio,” deklaris maljuna Rugedo. “Iam ankaŭ mi kapablis tre bonan magion, sed miaj malamikoj forprenis ĝin de mi. Kien vi nun iras?”

“Mi eniros la Hotelon, por manĝo kaj dormo,” diris Kiki.

“Ĉu vi havas sufiĉan monon por pagi por tio?”

demandis la Knomo.

“Mi havas unu oran pecon.”

“Kiun vi ŝtelis. Tre bone. Kaj vi ĝojas ke vi estas fia.

Des pli bone. Vi plaĉas al mi, junulo, kaj mi eniros kun vi en la Hotelon se vi promesos ne manĝi ovojn tie.”

“Ĉu al vi ne plaĉas ovoj?” demandis Kiki.

“Mi timas ilin; ili estas danĝeraj!” diris Rugedo, iom timtreme.

“Bone,” konsentis Kiki; “mi ne petos ovojn.”

“Do venu,” diris la Knomo.

Kiam ili eniris la Hotelon, la estro sulkigis sian frunton pro Kiki kaj diris: “Mi diris al vi ke mi ne manĝos vin krom se vi pagos.”

Kiki montris al li la oran pecon.

“Kaj vi?” demandis la estro, turninte sin al Rugedo.

“Ĉu vi havas monon?”

“Mi havas ion pli bonan,” respondis la maljuna Knomo, kaj preninte sakon el unu el siaj poŝoj li verŝis el ĝi sur la tablon amason da brilantaj gemoj— diamantoj, rubioj kaj smeraldoj.

La estro estis tre ĝentila al la fremduloj post tio. Li donis al ili bonegan manĝon, kaj dum ili manĝis ĝin la Altula knabo demandis al sia akompananto: “Kiel vi akiris tiom da juveloj?”

“Nu, mi diros al vi,” respondis la Knomo. “Kiam tiuj Ozuloj forprenis de mi mian regnon—nur ĉar ĝi estis mia regno kaj mi deziris estri ĝin laŭ mia volo— ili diris ke mi rajtos kunpreni tiom da valoraj ŝtonoj kiom mi povos porti. Do mi kudrigis multajn poŝojn en miaj vestoj kaj plenigis ilin. Juveloj estas tre utilaj kiam oni veturas; oni povas interŝanĝi ilin por kio ajn.”

“Ĉu pli valoraj ol oraj pecoj?” demandis Kiki.

“La plej malgranda el ĉi tiuj juveloj valoras cent orajn pecojn kian vi ŝtelis de la maljunulo.”

“Ne parolu tiom laŭte,” petis Kiki, maltrankvile.

“Iu alia eble aŭdus kion vi diras.”

Post la manĝo ili kune promenis, kaj la eksreĝo de la Knomoj diris: “Ĉu vi konas la Vilulon, kaj la Birdotimigilon, kaj la Stanan Lignohakiston, kaj Doroteon, kaj Ozman, kaj ĉiujn aliajn Ozulojn?

“Ne,” respondis la knabo, “mi neniam estis for de Monto Manĝto antaŭ ol mi transflugis la Mortigan Deserton antaŭ nelonge en la formo de falko.”

“Do vi neniam vidis la Smeraldan Urbon de Oz?”

“Neniam.”

“Nu,” diris la Knomo, “mi konis ĉiujn Ozulojn, kaj vi povas diveni ke mi ne amas ilin. Dum ĉiuj miaj vagadoj mi kontempladis pri kiel venĝi min je ili.

Nun, renkontinte vin, mi povas vidi metodon konkeri la Landon Oz kaj mem esti Reĝo tie, kaj tio estas pli bona ol esti Reĝo de la Knomoj.”

“Kiel vi povos fari tion?” demandis Kiki Aru, miroplene.

“Ne gravas al vi la kielo. Unue, mi faros interkonsenton kun vi. Diru al mi la sekreton kiel fari transformojn kaj mi donos al vi poŝon da juveloj, la plej grandaj kaj plej bonaj kiujn mi posedas.”

“Ne,” diris Kiri, kiu komprenis ke partoprenigi alian personon en sia potenco estus danĝere por li.

“Mi donos al vi du poŝojn da juveloj,” diris la Knomo.

“Ne,” respondis Kiki.

“Mi donos al vi ĉiun juvelon posedatan de mi.”

“Ne, ne, ne!” diris Kiki, kiu komencis timi.

“Nu,” diris la Knomo, fie rigardante la knabon, “Mi informos la Hoteliston ke vi ŝtelis tiun oran pecon kaj li enkarcerigos vin.”

Kiki ridis pro tio.

“Antaŭ ol li povos fari tion,” diris li, “mi trans- formos min en leonon kaj disŝiros lin, aŭ en urson kaj manĝos lin, aŭ en muŝon kaj forflugos kien li ne povos trovi min.”

“Ĉu vi vere povas fari tiajn mirindajn trans- formojn?” demandis la maljuna Knomo, rigardante lin scivoleme.

“Kompreneble,” deklaris Kiki. “Mi povas transformi vin en vergon, rapide kiel fulmo, aŭ en ŝtonon, kaj lasi vin ĉi tie apud la vojo.”

La fiknomo timtremetis, aŭdante tion, sed eĉ pli li nun sopiris posedi tiun grandan sekreton. Post paŭzo li diris: “Jen kion mi faros. Se vi helpos min konkeri Ozon kaj transformi la Ozulojn, kiuj estas miaj malamikoj, en vergojn aŭ ŝtonojn, dirante al mi vian sekreton, mi konsentos fari vin la Reganto de la tuta Oz, kaj mi estos via Ĉefministro kaj certigos ke oni obeos viajn ordonojn.”

“Mi helpos pri tio,” diris Kiki, “sed mi ne diros al vi mian sekreton.”

La Knomo tiom furiozis pro tiu rifuzo ke li saltadis pro kolerego kaj ŝprucbalbutis sufokiĝe dumlonge antaŭ ol povi regi sian pasion. Sed tio tute ne timigis la knabon. Li ridis pro la fia maljuna Knomo, kio eĉ pli furiozigis lin.

“Ni forgesu la planon,” li proponis, kiam Rugedo iom trankviliĝis. “Mi ne konas la Ozulojn menciitajn de vi, do ili ne estas miaj malamikoj. Ke ili pelis vin el via regno, nu, jen via afero, ne mia.”

“Ĉu vi ne dezirus esti reĝo de tiu belega felando?”

demandis Rugedo.

“Tion mi ja dezirus,” respondis Kiki Aru; “sed vi mem volas esti reĝo, kaj ni kverelus pro tio.”

“Ne,” diris la Knomo, klopodante trompi lin. “Post pripenso, mi ne deziras esti Reĝo de Oz. Mi eĉ ne deziras loĝi en tiu lando. Mia unua deziro estas venĝo.

Se ni povos konkeri Ozon, mi akiros sufiĉe da mono por konkeri mian propran Regnon de la Knomoj, kaj mi reiros kaj loĝos en miaj subteraj kavernoj, kiuj estas pli hejmecaj ol la supro de la tero. Do jen mia propono: Helpu min konkeri Ozon kaj venĝi min, kaj helpu min forpreni la magion de Glinda kaj la Sorĉisto, kaj mi permesos ke vi estu la Reĝo de Oz por ĉiam.”

“Mi pripensos tion,” respondis Kiki, kaj li rifuzis diri pli dum tiu vespero.

Dum la nokto kiam ĉiuj en la Hotelo dormis escepte de li mem, maljuna Rugedo la Knomo levis sin senbrue de sia kuŝejo kaj eniris la ĉambron de Kiki Aru la Altulo, kaj serĉis ĉie la magiilon kiu efektivigis la transformojn. Kompreneble tia magiilo ne ekzistis, kaj kvankam Rugedo traserĉis ĉiujn poŝojn, li trovis tute nenion magian. Do li reenlitiĝis kaj komencis dubi ke Kiki ja povas fari trans- formojn.

La sekvan matenon li diris: “Kien vi intencas veturi hodiaŭ?”

“Mi emas viziti la Regnon de Rozoj,” respondis la knabo.

“Longa veturo,” deklaris la Knomo.

“Mi transformos min en birdon,” diris Kiki, “do mi povos flugi al la Regno de la Rozoj dum horo.”

“Do transformu ankaŭ min en birdon, kaj mi akompanos vin,” sugestis Rugedo. “Sed tiuokaze, ni kune flugu al la Lando Oz, por vidi kia ĝi aspektas.”

Kiki pripensis tion. Kvankam la landoj vizititaj estis plaĉaj, li ĉie aŭdis ke la Lando Oz estas pli bela kaj pli plaĉa. Kaj la Lando Oz estis lia propra lando, kaj se ja ekzistis eblo por li fariĝi ĝia Reĝo, li bezonos scii iom pri ĝi.

Dum Kiki la Altulo pensis, Rugedo la Knomo ankaŭ pensis. Tiu knabo posedis mirigan povon; kaj kvankam tre simpla kelkmaniere, li estis firme decidinta ne konigi sian sekreton. Tamen, se Rugedo povos konvinki lin transporti la ruzan maljunan Knomon al Oz, kiun li ne povos atingi alimaniere, eble li tiam povos instigi la knabon plenumi lian konsilon kaj partopreni en la plano efektivigi venĝon, kion li jam planis en sia fia koro.

“Ekzistas sorĉistoj kaj magiistoj en Oz,” komentis Kiki, post iom da tempo. “Eble ili trovos nin, malgraŭ niaj transformiĝoj.”

“Ne se ni zorge atentos,” Rugedo certigis lin.

“Ozma havas Magian Bildon per kiu ŝi povas vidi kion ŝi volas vidi; sed Ozma nenion scios pri nia veturo al Oz, do ŝi ne ordonos al sia Magia Bildo montri kie ni estas aŭ kion ni faras. Glinda la Bona havas Grandan Libron nomatan la Libro de Arkivoj, en kiu magie skribiĝas ĉio farata de homoj en la Lando Oz, tuj kiam ili faras ĝin.”

“Sekve,” diris Kiki, “ne utilus nia provo konkeri la landon, ĉar Glinda legus en sia libro ĉion faratan de ni, kaj ĉar ŝia magio estas pli granda ol mia, ŝi baldaŭ ĉesigus niajn planojn.”

“Mi diris ‘homoj’, ĉu ne?” kolere respondis la Knomo. “La libro ne arkivigas kion faras birdoj, aŭ bestoj. Ĝi nur informas pri la agado de homoj. Do, se ni flugos en la landon en birda formo, Glinda nenion scios pri tio.”

“Du birdoj ne povus konkeri la Landon Oz,” asertis la knabo, senestime.

“Ne; vi pravas,” agnoskis Rugedo, kaj post tio li frotis sian frunton kaj palpadis sian longan pintan barbon kaj pli pensadis.

“Ha, nun mi trovis ideon!” li deklaris. “Mi supozas ke vi povas transformi nin en bestojn kaj ne nur birdojn?”

“Kompreneble.”

“Kaj ĉu vi povas fari beston el birdo, kaj denove ŝanĝi tiun beston en birdon, sen neceso ke ĝi estu homo inter la transformoj?”

“Certe,” diris Kiki. “Mi povas transformi min aŭ aliajn en ion ajn kapablan paroli. Magia vorto estas direnda por efektivigi la transformojn, kaj ĉar bestoj kaj birdoj kaj drakoj kaj fiŝoj kapablas paroli en Oz, ni povas fariĝi iu ajn el ili laŭdezire. Tamen, se mi transformus min en arbon, mi por ĉiam restus arbo, ĉar tiuoaze mi ne povus paroli la magian vorton por ŝanĝi la transformon.”

“Mi komprenas; mi komprenas,” diris Rugedo, gestante per sia densa, blanka kapo ĝis la pinto de lia hararo flank-al-flanke balanciĝis kvazaŭ pendolo. “Tio akordas kun mia ideo, precize. Nun, aŭskultu, kaj mi klarigos al vi mian planon. Ni flugos al Oz kiel birdoj kaj surteriĝos en unu el la dikaj arbaroj en la Lando de la Gilikuloj. Tie vi transformos nin en fortegajn bestojn, kaj ĉar Glinda ne atentas la agadon de bestoj ni povos agi sen troviĝi.”

“Sed kiel du bestoj povus starigi armeon por konkeri la potencan popolon de Oz?” demandis Kiki.

“Facile. Sed ne armeon de homoj, komprenu. Tio tre rapide troviĝus. Kaj dum ni estos en Oz vi kaj mi neniam reprenos niajn homajn formojn antaŭ ol konkeri la landon kaj detrui Glindan, kaj Ozman, kaj la Sorĉiston, kaj Doroteon, kaj ĉiujn aliajn, tiel ke ni ne bezonos pli timi ilin.”

“Estas neeble mortigi iun en la Lando Oz,” deklaris Kiki.

“Ne necesas mortigi la Ozulojn,” respondis Rugedo.

“Do mi ne komprenas vin,” obĵetis la knabo. “Kio okazos al la Ozuloj, kaj kian armeon ni povus starigi se ne el homoj?”

“Mi diros al vi. La arbaroj de Oz estas plenaj de bestoj. Kelkaj el ili, en la tre distancaj lokoj, estas sovaĝaj kaj kruelaj, kaj volonte sekvus estron egale sovaĝan. Ili neniam multe ĝenis la Ozulojn, ĉar neniu estro urĝis ilin, sed ni ordonos ke ili helpu nin konkeri Ozon kaj kiel rekompencon ni transformos ĉiujn bestojn en virojn kaj virinojn, kaj ili rajtos loĝi en la domoj kaj ĝui la multajn bonaĵojn, kaj ni transformos ĉiujn Ozulojn en diversspecajn bestojn, kaj sendos ilin loĝi en la arbaroj kaj ĝangaloj. Jen bonega ideo, certe vi agnoskas tion, kaj tiom facila ĝi estas ke nenian ĝenon ni spertos sukcesigante ĝin.”

“Ĉu la bestoj konsentos, vi kredas?” demandis la knabo.

“Certe ili konsentos. Ni povos instigi ĉiun beston en Oz helpi nin—escepte de kelkaj malmultaj kiuj loĝas en la palaco de Ozma, sed ili ne estas atentindaj.”

Kunkomplotantoj

Kiki Aru malmulton sciis pri Oz kaj malmulton sciis pri la bestoj loĝantaj tie, sed la plano de la maljuna Knomo ŝajnis al li tute akceptinda. Li malklare suspektis ke Rugedo intencas superi lin iel, sed li firme decidis zorge atenti sian kunkomplotanton. Dum li kaŝgardos la sekretan vorton de la transformoj, Rugedo ne aŭdacos damaĝi lin, kaj li promesis al si ke tuj post la konkeriĝo de Oz li transformos la maljunan Knomon en marmoran statuon kaj restigos lin tiuforma por ĉiam.

Rugedo, siavice, decidis ke, per atenta rigardado kaj aŭskultado, li povos kaŝe trovi la sekreton de la knabo, kaj lerninte la magian vorton li transformos Kikin Arun en faskon da lignopartoj kaj bruligos lin kaj tiel eliminos lin.

Tiaj ĉiam estas fiuloj. Ili eĉ ne povas fidi unu la alian. Rugedo kredis trompi Kikin, kaj Kiki kredis trompi Rugedon; do ambaŭ sentis plezuron.

“La vojo trans la Dezerton estas longa,” komentis la knabo, “kaj la sabloj estas varmegaj kaj supren- sendas venenajn vaporojn. Ni atendu ĝis la vespero kaj transflugu dum la nokto kiam estos malpli varmege.”

La eksreĝo de la Knomoj konsentis pri tio, kaj la duo pasigis la ceteron de la tago per diskutado de la planoj. Kiam vesperiĝis ili pagis al la hotelisto kaj elmarŝis al malgranda grupo de arboj apude starantaj.

“Restu ĉi tie dum kelkaj minutoj kaj mi baldaŭ revenos,” diris Kiki, kaj rapide formarŝante li lasis la Knomon staranta en la arbareto. Rugedo demandis al si kien li iris, sed li staris senmove en sia loko ĝis, subite, lia formo ŝanĝiĝis al tiu de granda aglo, kaj li faris penetran krion de mirego kaj batis per siaj flugiloj pro ia paniko. Tuj lia agla krio trovis respondon el preter la arbareto, kaj alia aglo, eĉ pli granda kaj pli potenca ol la transformita Rugedo, alflugis tra la arboj kaj surteriĝis apud li.

“Nun ni estas pretaj por la komenco,” diris la voĉo de Kiki, venante de la aglo.

Rugedo komprenis ke ĉifoje li estis superruzita. Li supozis ke Kiki diros la magian vorton dum lia ĉeesto, kaj tiel li sciiĝos pri kio ĝi estas, sed la knabo estis tro ruza.

Dum la du agloj leviĝis alte en la aeron kaj komencis sian flugon trans la grandan Dezerton kiu apartigas la Landon Oz de la cetero de la mondo, la Knomo diris: “Kiam mi estis Reĝo de la Knomoj mi havis magian metodon fari transformojn kiun mi opiniis bona, sed ĝi ne estis komparebla kun via sekreta vorto.

Mi devis havi certajn ilojn kaj fari gestojn kaj diri multajn mistikajn vortojn antaŭ ol mi povis transformi iun.”

“Kio estiĝis el viaj magiiloj?” demandis Kiki.

“La Ozuloj forprenis ĉiujn—tiu knabinaĉo, Doroteo, kaj tiu terura feino, Ozma, la Reganto de Oz—kiam ili forprenis mian subteran regnon kaj pelis min supren en la malvarman, senkoran mondon.”

“Kial vi permesis ke ili faru tion?” demandis la knabo.

“Nu,” diris Rugedo, “mi ne povis malhelpi ilin. “Ili rulis ovojn kontraŭ min—ovojn—fiovaĉojn!—kaj se ovo tuŝas Knomon, li poreterne ruiniĝas.”

“Ĉu ia ajn ovo estas danĝera por Knomo?”

“Ia kaj ĉia. En la tuta mondo, nur ovon mi timas.”

Feliĉa Angulo de Oz

Ne ekzistas alia lando egale bela kiel la Lando Oz. Neniu alia popolo estas egale feliĉa kaj kontenta kaj prospera kiel la popolo de Oz. Ili havas ĉion deziratan; ili amas kaj admiras sian belan knabinan Reganton, Ozma de Oz, kaj ili kombinas laboron kaj lud- adon tiel juste ke ambaŭ estas ĝuplenaj kaj kontentigaj kaj neniu havas kaŭzon plendi.

Fojfoje io okazas en Oz kiu ĝenas la feliĉecon de la popolo dum nelonga tempo, ĉar tiom riĉa kaj alloga felando neeviteble enviigas kelkajn egoismajn kaj avidajn eksterulojn, kaj tial certaj misaguloj perfide komplotas konkeri Ozon kaj sklavigi ĝian popolon kaj detrui ĝian knabinan Reganton, kaj tiel gajni la riĉon de Oz por si. Sed ĝis la tempo kiam la kruela kaj ruza Knomo, Rugedo, konspiris kun Kiki Aro, la Altulo, ĉiu tia provo malsukcesis. La popolo de Oz suspektis nenian danĝeron. Vivo en la plej agrabla felando de la mondo estis senfina ciklo de gajaj, feliĉaj tagoj.

En la centro de la Smeralda Urbo de Oz, la ĉefurbo de la regno de Ozma, estas vasta kaj bela ĝardeno, kiun ĉirkaŭas muro inkrustita per brilantaj smeraldoj, kaj en la centro de tiu ĝardeno staras la Reĝa Palaco de Ozma, la plej bela konstruaĵo iam konstruita. De cent turoj kaj kupoloj flirtis la standardoj de Oz, kiu inkluzivis la Ozmojn, la Manĝtulojn, la Gilikulojn, la Palpbrumojn kaj la Kvelulojn. La standardo de la Manĝtuloj estas blua, tiu de la Palpbrumoj flava; la standardo de la Gilikuloj estas purpura, kaj tiu de la Kveluloj estas ruĝa. La flago de la Smeralda Urbo estas kompreneble verda. La standardo de Ozma mem havas verdan centron, kaj estas dividita en kvar egalajn partojn. Tiuj kvaronoj estas koloritaj blua, purpura, flava kaj ruĝa, indikante ke ŝi regas ĉiujn landojn de la Lando Oz.

Tiu felando, tamen, estas tiom granda ke ĝia tuto ankoraŭ ne estas konata de ĝia knabina Reganto, kaj oni diras ke en kelkaj malproksimaj partoj de la lando, en arbaroj kaj montaraj fortikaĵoj, en kaŝitaj valoj kaj densaj ĝangaloj, estas homoj kaj bestoj kiuj scias tiom malmulte pri Ozma kiom ŝi pri ili. Sed tiuj nekonataj regatoj estas neniel tiom multaj kiom la konataj loĝantoj de Oz, kiuj okupas ĉiujn landojn proksimajn al la Smeralda Urbo. Efektive, mi estas certa ke post nelonge ĉiuj partoj de la felando Oz estos esploritaj kaj iliaj loĝantoj konatiĝos kun sia Reganto, ĉar en la palaco de Ozma estas pluraj amikoj ŝiaj kiuj tiom scivolemas ke ili konstante trovas novajn kaj ekster- ordinarajn lokojn kaj loĝantojn.

Unu el la plej aktivaj trovantoj de tiuj kaŝitaj lokoj en Oz estas malgranda knabino el Kansas nomita Doroteo, kiu estas la plej intima amikino de Ozma kaj loĝas en luksaj ĉambroj en la Reĝa Palaco. Doroteo estas, efektive, Princino de Oz, sed al ŝi malplaĉas esti nomata princino, kaj ĉar ŝi estas simpla kaj dolĉa kaj ne pretendas esti io alia ol ordinara knabineto, ĉiu nomas ŝin simple “Doroteo” kaj ŝi estas la plej populara persono, post Ozma, en la tuta Lando Oz.

Unu matenon Doroteo transiris la koridoron de la palaco kaj frapis sur la pordon de alia knabino nomita Trot, ankaŭ gastino kaj amikino de Ozma. Petite eniri, Doroteo trovis ke kun Trot estas amiko, maljuna velisto kun unu ligna kruro kaj unu vianda kruro, kiu sidis apud la malferma fenestro fumante pipon el maizspiko.

Tiu velisto nomiĝis Kap’tano Vilĉjo, kaj li akompanis Troton al la Lando Oz kaj estis ŝia plej malnova kaj plej fidela kamarado kaj amiko. Ankaŭ Doroteo amis Kap’tanon Vilĉjo, kaj salutinte lin, ŝi diris al Trot: “Sciu, la datreveno de la naskiĝtago de Ozma okazos venontmonate, kaj mi demandis al mi kion mi povos doni al ŝi kiel naskiĝtagan donacon. Ŝi estas komplezega al ni, kaj certe ni devus memorigi ŝian naskiĝtagon.”

“Vi pravas,” konsentis Trot. “Ankaŭ mi demandis al mi kion mi povos doni al Ozma. Estas malfacile decidi, ĉar ŝi jam havas ĉion deziratan, kaj ĉar ŝi estas feino kaj scias multan magion, ŝi povos kontentigi kian ajn volon.”

“Mi scias,” respondis Doroteo, “sed tio ne estas grava. Estas vere ke Ozma nenion bezonas, sed al ŝi plaĉos scii ke ni memoras ŝian naskiĝtagon. Sed kion ni donu al ŝi?”

Trot skuis sian kapon senespere.

“Mi strebis pensi, sed mi ne povas,” ŝi deklaris.

“Ankaŭ mi,” diris Doroteo.

“Mi konas unu aferon kiu plaĉus al ŝi,” komentis Kap’tano Vilĉjo, turnante sian rondan vizaĝon kun ĝia barba franĝo al la du knabinoj kaj firme rigardante ilin per siaj grandaj, palbluaj okuloj larĝe malfermitaj.

“Kio estas tio, Kap’tano Vilĉjo?”

“Sorĉita Floro,” diris li. “Ĝi estas bela planto kiu staras en ora florpoto kaj produktas ĉiajn florojn, unu post alia. Unu minuton ĝi produktas belajn rozburĝon- ojn kaj florojn, poste tulipon, kaj poste kriz—kriz—”

“—antemon,” diris Doroteo, helpante lin.

“Tiel; kaj sekvas dalio, kaj poste dafodilo, kaj ĉiaj aliaj floroj. Tuj kiam unu malfreŝiĝas, alia venas, alispeca, kaj la parfumo de ili estas ege bonodora, kaj ili plu floradas nokte kaj tage, jaron post jaro.”

“Mirinde!” krietis Doroteo. “Certe ĝi plaĉus al Ozma.”

“Sed kie estas la Magia Floro, kaj kiel ni akiros ĝin?” demandis Trot.

“Ne scias, ’cize,” malrapide respondis Kap’tano Vilĉjo. “La Vitra Kato parolis al mi pri ĝi nur hieraŭ, kaj diris ke ĝi ’stas en iu soleca loko nor’iente* de ĉi tie. La Vitra Kato trairas la tutan Ozon, sciu, kaj la besteto vidas multon kion vidas neniu alia.”

“Vi pravas,” diris Doroteo, penseme. “Nordoriente de ĉi tie devas esti en la Manĝtula Lando, kaj eble tre malproksime, do ni petu la Vitran Katon informi nin pri kiel atingi la Magian Floron.”

Do la du knabinoj, sekvate de Kap’tano Vilĉjo kiu

* Nordoriente. (Velista ĵargono)
lamiris sur sia ligna kruro, eliris en la ĝardenon, kaj post iom longa serĉo ili trovis la Vitran Katon volviĝinta en la sunbrilo apud arbusto, profunde dormanta.

La Vitra Kato estas unu el la plej kuriozaj bestoj en la tuta Oz. Ĝin faris fama magiisto nomita D-ro Pipt antaŭ ol Ozma malpermesis ke ŝiaj regatoj magie agu. D-ro Pipt faris la Vitran Katon por ke ĝi kaptu musojn, sed la Kato rifuzis kapti musojn kaj oni konsideris ĝin pli kurioza ol utila.

Tiu eksterordinara kato konsistis sole el vitro kaj estis klara kaj travidebla tiel ke oni povis travidi ĝin tiel facile kiel fenestron. Tamen en la supro de ĝia kapo estis aro da delikataj palruĝaj pilketoj kiuj similis juvelojn sed devis servi kiel cerbo. Ĝi havis koron el sangeruĝa rubio. La okuloj konsistis el du grandaj smeraldoj. Sed, aparte de tiuj koloroj, la cetero de la besto estis el klara vitro, kaj ĝi havis ŝpinvitran voston kiu estis vere bela.

“He, vekiĝu,” diris Kap’tano Vilĉjo. “Ni volas paroli kun vi.”

Malrapide la Vitra Kato surpiediĝis, oscedis kaj poste rigardis la trion starantan antaŭ ĝi.

“Kial vi aŭdacas ĝeni min?” ĝi demandis per iritiĝema voĉo. “Hontu!”

“Forgesu tion,” respondis la Velisto. “Ĉu vi memoras ke vi parolis al mi hieraŭ pri Magia Floro en Ora Poto?”

“Ĉu vi kredas min stulta? Rigardu mian cerbon— vi povas vidi ĝin funkcii. Kompreneble mi memoras!”

diris la kato.

“Nu, kie ni povos trovi ĝin?”

“Vi ne povos. Krome, tio tute ne rilatas al mi.

Foriru kaj lasu min dormi,” konsilis la Vitra Kato.

“Atentu,” diris Doroteo; “ni volas la Magian Floron por doni ĝin al Ozma dum ŝia naskiĝtago. Vi deziras komplezi al Ozma, ĉu ne?”

“Mi ne estas certa,” respondis la besto. “Kial mi volus komplezi iun ajn?”

“Vi havas koron, ĉar mi povas vidi ĝin en vi,” diris Trot.

“Jes; ĝi estas bela koro, kaj mi amas ĝin,” diris la Kato, tordante sin por rigardi sian propran korpon. “Sed ĝi konsistas el rubio, kaj estas malmola kiel najloj.”

“Ĉu vi neniel utilas?” demandis Trot.

“Jes, mi estas belaspekta, kaj oni ne povas diri tion pri vi,” kolere respondis la besto.

Trot ridis pro tio, kaj Doroto, kiu sufiĉe bone komprenis la Vitran Katon, diris trankvilige: “Jes, vi vere estas bela, kaj se vi povos diri al Kap’tano Vilĉjo kie trovi la Magian Floron, ĉiuj homoj en Oz laŭdos vian lertecon. La Floro apartenos al Ozma, sed ĉiu scios ke la Vitra Kato trovis ĝin.”

Tia laŭdo plaĉis al la kristala besto.

“Nu,” ĝi diris, dum la palruĝa cerbo videble funkciis, “mi trovis la Magian Floron en la tre fora nordo de la Manĝtula Lando kie malmultaj personoj loĝas nek iras tien. Rivero tie fluas tra arbaro, kaj en la mezo de la rivero en la mezo de la arbaro estas malgranda insulo sur kiu staras la ora poto en kiu kreskas la Magia Floro.”

“Kiel vi atingis la insulon?” demandis Doroteo.

“Vitraj katoj ne kapablas naĝi.”

“Ne, sed mi ne timas akvon,” estis la respondo. “Mi nur tramarŝis la riveron sur ĝia fundo.”

“Subakve?” kriis Trot.

La Kato malestime rigardis ŝin.

“Ĉu mi povus marŝi super la akvo sur la fundo de la rivero? Se vi estus travidebla, ĉiu ajn povus vidi ke via cerbo ne funkcias. Sed mi estas certa ke vi solaj neniam povus trovi la lokon. Ĝi estas de ĉiam kaŝita for de la Ozuloj.”

“Sed vi, kun via bonega palruĝa cerbo, povus retrovi ĝin, mi s’pozas,” komentis Doroteo.

“Jes, kaj se vi volas tiun Magian Floron por Ozma, mi akompanos vin kaj montros al vi la vojon.”

“Vi komplezegas!” deklaris Doroteo. “Trot kaj Kap’tano Vilĉjo iros kun vi, ĉar tio devos esti ilia naskiĝtaga donaco al Ozma. Dum vi estos for mi devos trovi ion alian donotan al ŝi.”

“Bone. Venu, do, Kap’tano,” diris la Vitra Kato, komencante formoviĝi.

“Atendu minuton,” petis Trot. “Kiom longe ni forestos?”

“Ho, eble semajnon.”

“Do mi metos kelkajn kunprenotaĵojn en korbon,”

diris la knabino, kaj ŝi kuris en la palacon por fari preparojn por la veturo.

Naskiĝtagaj Donacoj por Ozma

Kiam Kap’tano Vilĉjo kaj Tr o t k a j l a V i t r a K a t o komencis iri al la kaŝita insulo en la malproksima rivero por akiri la Magian Floron, Doroteo denove demandis al si kion ŝi povos doni al Ozma por ŝia naskiĝ- tago. Ŝi renkontis la Miks- ĉifonan Knabinon kaj diris: “Kion vi donos al Ozma kiel naskiĝtagan donacon?”

“Mi verkis kanton por ŝi,” respondis la stranga Miksĉifona Knabino, kiu kutime nomiĝis “Ĉifoneroj”, kaj kiu, kvankam plenigita per kotono, havis sufiĉan kvanton da miksitaj cerbaĵoj. “Ĝi estas bonega kanto kaj la refreno estas ĉi tio: “Mi frenezas; Vi florpezas; Ozma kara; Mi demencas; Vi kontentas; Ozma kara; Mi ’stas ĉifa gaja tika; Vi ’stas dolĉa bela ŝika; Festu ĉiam tre feliĉe, Ozma kara!”

“Ĉu vi amas ĝin, Doroteo?” demandis la Miks- ĉifona Knabino.

“Ĉu ĝi estas bona poezio, Ĉifoneroj?” demandis Doroteo, duboplene.

“Egale bona kiel ĉiu ordinara kanto,” estis la respondo. “Mi ankaŭ donis al ĝi bonegan titolon. Mi nomos la kanton: ‘Kiam Ozma Festas Naskiĝtagon, Ĉiu Nepre Gajas, ĉar Ŝi ne Kulpas pri la Fakto ke Ŝi Naskiĝis.’ ”

“Tiu titolo estas tre longa, Ĉifoneroj,” diris Doroteo.

“Pro tio ĝi estas moda,” respondis la Miksĉifona Knabino, transkapen saltante kaj ekstarante sur unu plenigita piedo. “Nuntempe la titoloj estas ofte pli longaj ol la kantoj.”

Doroteo foriris de ŝi kaj marŝis malrapide cele la palacon, kie ŝi renkontis la Stanan Lignohakiston kiu tiumomente supreniradis la antaŭŝtupojn.

“Kion vi donos al Ozma por ŝia naskiĝtago?” ŝi demandis.

“Tio estas sekreto, sed mi diros al vi,” respondis la Stana Lignohakisto, kiu estis Imperiestro de la Palpbrumoj. “Mi ordonis al mia popolo pretigi por Ozma belan zonon inkrustitan per belaj stanaj buletoj.

Ĉiun stanan buleton ĉirkaŭos smeraldoj, nur por plej bele vidigi ĝin. La agrafo estos el pura stano! Bonega, ĉu ne?”

“Tute certe ĝi plaĉos al ŝi,” diris Doroteo. “Ĉu vi scias kion mi povos doni al ŝi?”

“Mi tute ne scias, Doroteo. Mi bezonis tri monatojn por elpensi mian propran donacon por Ozma.”

La knabino marŝis penseme ĉirkaŭe al la malantaŭo de la palaco, kaj baldaŭ ŝi atingis la faman Birdotimigilon de Oz, kies krurojn plenigadis du el la palacaj servistoj per freŝa pajlo.

“Kion vi donos al Ozma por ŝia naskiĝtago?”

demandis Doroteo.

“Mi volas surprizi ŝin,” respondis la Birdotimigilo.

“Mi ne diros,” promesis Doroteo.

“Nu, mi pretigas paron da pajlaj pantofloj por ŝi— tute el pajlo, sciu, kaj tre artisme plektitaj. Ozma de ĉiam admiras mian pajlan plenigaĵon, do mi estas certa ke al ŝi plaĉos tiuj belaj pajlaj pantofloj.”

“Al Ozma plaĉos kio ajn donita de ŝiaj amantaj amikoj,” diris la knabino. “Kio ĝenas min, Birdo- timigilo, estas kion doni al Ozma kion ŝi ne jam havas.”

“Tio ĝenis ankaŭ min, ĝis mi ekpensis pri la pantofloj,” diris la Birdotimigilo. “Vi devos pensi, Doroteo; jen la sola metodo akiri bonan ideon. Se mi ne havus tiel bonegan cerbon, mi tute ne elpensus tiujn pajlajn piedornamaĵojn.”

Doroteo foriris de li kaj iris al sia ĉambro, kie ŝi sidiĝis kaj klopodegis pensi. Palruĝa Katido estis volviĝinta sur la fenestrobreto kaj Doroteo demandis al ŝi: “Kion mi povos doni al Ozma kiel ŝian naskiĝtagan donacon?”

“Ho, donu al ŝi iom da lakto,” respondis la Palruĝa Katido; “mi konas nenion pli plaĉan.”

Malgranda vila nigra hundo kaŭris ĉe la piedoj de Doroteo kaj nun rigardis ŝin per inteligentaj okuloj.

“Diru al mi Toto,” diris la knabino; “kio plej plaĉus al Ozma kiel naskiĝtaga donaco?”

La nigra hundeto svingis sian voston.

“Via amo,” diris li. “Ozma volas amon, pleje.”

“Sed mi jam amas ŝin, Toto!”

“Do diru al ŝi ke vi amas ŝin duoble pli ol iam antaŭe.”

“Tio ne estus vera,” obĵetis Doroteo, “ĉar mi de ĉiam amas ŝin kiel eble plej multe, kaj, vere, Toto, mi volas doni al Ozma ian donacon, ĉar ĉiu alia donos al ŝi donacon.”

“Mi pripensu,” diris Toto. “Kial ne doni al ŝi tiun senutilan Palruĝan Katidon?”

“Ne, Toto; tio ne taŭgus.”

“Do ses kisojn.”

“Ne; tio ne estas donaco.”

“Nu, mi supozas ke vi devos elpensi por vi mem, Doroteo,” diris la hundeto. Laŭ mia opinio vi estas pli postulema ol Ozma.”

Doroteo decidis ke se iu povos helpi ŝin, tiu estos Glinda la Bona, la mirinda Sorĉistino de Oz kiu estis fidela regato kaj amiko de Ozma. Sed la kastelo de Glinda estis en la Kvelula Lando kaj tre malproksime de la Smeralda Urbo.

Do la knabineto iris al Ozma kaj petis permeson uzi la Lignan Segĉevalon kaj la reĝan Ruĝan Ĉaregon por viziti Glindan, kaj la knabina Reganto kisis Princinon Doroteon kaj gracie donis permeson.

La Ligna Segĉevalo estis unu el la plej rimarkindaj bestoj en Oz. Ĝia korpo estis malgranda ŝtipo kaj ĝiaj kruroj estis arbobranĉoj fiksitaj en ĝian korpon. Ĝia okuloj estis tuberoj, ĝia buŝo estis segita en la finaĵo de ŝtipo kaj ĝiaj oreloj estis du ligneroj. Malgranda branĉo estis lasita ĉe la malantaŭo de la ŝtipo por esti vosto.

Ozma mem, dum unu el siaj fruaj aventuroj, vivigis tiun lignan ĉevalon, do ŝi multe amis la strangan beston kaj kovrigis la malsuprojn de ĝiaj lignaj kruroj per oro por ke ili ne triviĝu. La Segĉevalo estis rapida kaj volonta veturisto, kaj kvankam ĝi povis paroli se necesis, ĝi malofte parolis krom se oni unue alparolis ĝin. Kiam la Segĉevalo estis jungita al la Ruĝa Ĉarego ne necesis uzi bridon por gvidi lin ĉar nur necesis diri al li kien iri.

Doroteo nun diris al li ke li iru al la Kastelo de Glinda kaj la Segĉevalo portis ŝin tien mirige rapide.

“Glinda,” diris Doroteo, kiam ŝin salutis la Sorĉistino, kiu estis alta kaj impona, kun beletaj dignaj vizaĝtrajtoj kaj vestita per belega kaj bonege tajlorita robo, “kion vi donos al Ozma kiel naskiĝtagan donacon?”

La Sorĉistino ridetis kaj respondis: “Venu en mian korteton kaj mi montros al vi.”

Do ili eniris lokon kiu estis ĉirkaŭita de la aloj de la granda kastelo sed ne havis tegmenton, kaj estis plena de floroj kaj fontoj kaj elegantaj statuoj kaj multaj sofoj kaj seĝoj el polurita marmoro aŭ ora filigrano. Tie estis kunvenintaj kvindek belaj junulinoj, servistinoj de Glinda, kiujn ŝi selektis el ĉiuj partoj de la Lando Oz pro ilia sprito kaj beleco kaj dolĉa humoro. Estis granda honoro fariĝi servistino de Glinda.

Kiam Doroteo sekvis la Sorĉistinon en tiu plaĉegan korteton ĉiuj kvindek knabinoj estis okupataj per teksado, kaj iliaj navetoj estis plenaj de brilanta verda ŝpinita vitro kian neniam antaŭe vidis la knabineto.

“Kio ĝi estas, Glinda?” ŝi demandis.

“Unu el miaj lastatempaj eltrovoj,” klarigis la Sorĉistino. “Mi trovis metodon fari fadenojn el smeraldoj, unue oni moligas la ŝtonojn kaj poste oni ŝpinas ilin en longajn silkecajn fadenojn. Per tiuj smeraldaj fadenoj ni teksas ŝtofon por fari por Ozma belegan kortegan robon por ŝia naskiĝtago. Rimarku ke la fadenoj gardas la belan scintilon kaj helecon de la smeraldoj el kiuj ili konsistas, sekve la nova robo de Ozma estos la plej bela kiun iam vidis la mondo, tute taŭga por nia bela Reganto de la Felando Oz.”

La okuloj de Doroteo estis preskaŭ blindigitaj de la brilo de la smeralda ŝtofo, da kio la knabinoj jam teksis iom.

“Mi neniam vidis ion tiel belan!” ŝi diris ĝemante.

“Sed diru al mi, Glinda, kion mi povos doni al nia bela Ozma por ŝia naskiĝtago?”

La bona Sorĉistino pripensis tiun demandon longe antaŭ ol respondi. Fine ŝi diris: “Kompreneble estos granda festeno en la Reĝa Palaco dum la naskiĝtago de Ozma, kaj ĉiuj niaj amikoj ĉeestos. Do mi sugestas ke vi faru belan grandan naskiĝtagan kukon por Ozma, kaj ĉirkaŭigu ĝin per kandeloj.”

“Ho, ĉu nur kukon!” krietis Doroteo, sen- entuziasme.

“Nenio estas pli agrabla por naskiĝtago,” diris la Sorĉistino.

“Kiom da kandeloj estu sur la kuko?” demandis la knabino.

“Nur vico da ili,” respondis Glinda, “ĉar neniu scias kiom aĝa estas Ozma, kvankam ŝi aspektas al ni nur juna knabino—freŝa kaj bela kvazaŭ nur kelkajn jarojn vivinte.”

“Kuko ne ŝajnas inda donaco,” Doroteo asertis.

“Ĝi estu surprizkuko,” sugestis la Sorĉistino. “Ĉu vi memoras la kvar kaj dudek merlojn bakitajn en torto?* Nu, ne necesos uzi vivantajn merlojn en via kuko, sed vi povus havi alispecan surprizon.”

“Kian?” demandis Doroteo, fervore.

* La “24 merloj bakitaj en torto” aludas al familiara rimaĵo por junaj infanoj, en la verko Patrino Anserino.

“Se mi proponus, ne temus pri via donaco al Ozma, sed pri mia,” respondis la Sorĉistino, ridetante.

“Pripensu, kara, kaj mi estas certa ke vi povos estigi surprizon kiu multe kontribuos al la ĝojo kaj gajeco de la naskiĝtaga bankedo de Ozma.”

Doroteo dankis sian amikinon kaj eniris la Ruĝan Ĉaregon kaj petis la Segĉevalon reporti ŝin hejmen al la palaco en la Smeralda Urbo.

Survoje ŝi serioze pripensis fari surprizan naskiĝ- tagan kukon kaj fine decidis kion fari.

Atinginte sian hejmon ŝi tuj iris al la Sorĉisto de Oz, kiu loĝis en ĉambro preparita por li en unu el la altaj turoj de la palaco, kie li studis magion por povi fari sorĉojn laŭ ordono de Ozma por la bono de ŝiaj regatoj.

La Sorĉisto kaj Doroteo estis firmaj amikoj kaj kune ili ĝuis multajn strangajn aventurojn. Li estis malgranda viro kun kalva kapo kaj akraj okuloj kaj ronda gaja vizaĝo, kaj ĉar li estis nek malhumila nek aroganta li fariĝis multe amata de la popolo de Oz.

“Sorĉisto,” diris Doroteo, “mi volas ke vi helpu min prepari donacon por la naskiĝtago de Ozma.”

“Volonte mi komplezos vin kaj Ozman,” li respondis. “Kion vi planas, Doroteo?”

“Mi preparos grandegan kukon, kun sukeraĵa kovraĵo kaj kandeloj kaj ĉio tia, sciu.”

“Tre bone,” diris la Sorĉisto.

“En la centro de tiu kuko mi lasos kavan spacon, kiun kovros nur tegmento el la sukeraĵo,” daŭrigis la knabino.

“Tre bone,” ripetis la Sorĉisto, konsente gestante per sia kalva kapo.

“En tiu kava loko,” diris Doroteo, “mi volas kaŝi aron da simioj proksimume ok centimetrojn altaj, kaj kiam la kuko estos metita sur la bankedotablon, mi volas ke la simioj trarompu la sukeraĵon kaj dancadu sur la tablotuko. Poste, mi volas ke ĉiu simio tranĉu pecon da kuko kaj donu ĝin al gasto.”

“Jadi!” kriis la malgranda Sorĉisto, dum li gaje ridis.

“Ĉu nur tion vi volas, Doroteo?”

“Preskaŭ,” diris ŝi. “Ĉu vi povas proponi kion alian povus la simietoj ankaŭ fari?”

“Ne ĝuste nun,” li respondis. “Sed kie vi akiros tiajn etajn simiojn?”

“Pri tio vi helpos min,” diris Doroteo. “En kelkaj el tiuj sovaĝaj arbaroj en la Gilikula Lando estas multegaj simioj.”

“Grandaj simioj,” diris la Sorĉisto.

“Nu, vi kaj mi iros tien, kaj ni akiros kelkajn el la grandaj simioj, kaj vi malgrandigos ilin—ĝis ok centi- metroj da alteco—per via magio, kaj ni metos la simi- etojn en korbon kaj portos ilin hejmen kun ni. Post tio vi trejnos ilin danci—ĉisupre en via ĉambro, kie neniu vidos ilin—kaj dum la naskiĝtago de Ozma ni metos ilin en la kukon kaj ili scios jam precize kion fari.”

La Sorĉisto rigardis Doroteon kun aproba admiro, kaj denove ridis afable.

“Vere lerta ideo, kara, kaj mi tute ne scias kial ni ne povos tion fari, precize kiel vi diris, se ni povos instigi la sovaĝajn simiojn konsenti.”

“Ĉu vi opinias ke ili obĵetos?” demandis la knabino.

“Jes; sed eble ni povos persvadi ilin. Iuokaze, valoros provi, kaj mi helpos vin se vi akceptos ke tiu Surpriz- kuko estu donaco por Ozma de kaj vi kaj mi. Mi demandadis al mi kion mi povus doni al Ozma, kaj ĉar mi devos trejni la simiojn kaj ankaŭ malgrandigi ilin, mi opinias ke vi devus partnerigi min.”

“Kompreneble,” diris Doroteo, “volonte mi akceptas.”

“Do, ni interakordas,” deklaris la Sorĉisto. “Tamen ni devos tuj iri serĉi tiujn simiojn, ĉar tempo necesos por trejni la simiojn kaj ni devos longe veturi al la Gilikulaj arbaroj kie ili loĝas.”

“Mi jam pretas,” konsentis Doroteo. “Ĉu ni petu al Ozma ke ŝi permesu ke ni uzu la Segĉevalon?”

La Sorĉisto ne tuj respondis. Li bezonis iom da tempo por pripensi tiun sugeston.

“Ne,” li fine respondis, “la Ruĝa Ĉarego ne povus trairi la densajn arbarojn kaj estos iom da danĝero por ni pro iro tra la sovaĝejoj por serĉi simiojn. Do mi proponas ke ni kunprenu la Malkuraĝan Leonon kaj la Malsatan Tigron. Ni povos rajdi iliajn dorsojn egalefacile kiel la Ruĝan Ĉaregon, kaj se estos danĝero por ni pro aliaj bestoj, tiuj du amikaj ĉampionoj protektos nin.”

“Bonega ideo!” krietis Doroteo. “Ni iru nun peti la Malsatan Tigron kaj la Malkuraĝan Leonon helpi nin. Ĉu ni petu forirpermeson de Ozma?”

“Mi opinias ke ne,” diris la Sorĉisto, prenante sian ĉapelon kaj sian nigran valizon en kiu estis magiiloj.

“Devas esti surprizo por ŝia naskiĝtago, kaj sekve ŝi ne sciu kien ni iros. Ni nur postlasu mesaĝon, por se Ozma demandos pri ni, ke ni revenos post kelkaj tagoj.”

La Arbaro de Gugu

En la centra okcidenta parto de la Lando de la Gilikuloj estas granda interplektaĵo de arboj nomata La Arbaro de Gugu. Ĝi estas la plej granda arbaro en la tuta Oz kaj etendiĝas multajn kilometrojn ĉiudirekte—norde, sude, oriente kaj okcidente. Apud ĝi oriente estas aro da severaj montoj kovritaj de vepro kaj malgrandaj malrektaj arboj.

Eblas trovi tiun lokon se oni rigardas la Mapon de la Lando Oz.

La Arbaro de Gugu estas la hejmo de la plej multaj sovaĝaj bestoj loĝantaj en Oz. Oni malofte ĝenas ilin en iliaj foliplenaj lokoj ĉar ne ekzistas kialo ke la homoj de Oz iru tien, krom por tre maloftaj celoj, kaj la plej multajn partojn de la arbaro neniam vidis okuloj krom la okuloj de la bestoj kiuj loĝas tie. La plej grandaj bestoj loĝas en la plej granda arbaro, dum la malpli grandaj loĝas plejparte en la monta vepro oriente.

Nu, necesas scii ke ekzistas leĝoj en la arbaroj, same kiel en ĉiu alia loko, kaj tiujn leĝojn faras la bestoj mem, kaj la leĝoj estas necesaj por ke ili ne batalu kaj disŝiru unu la alian. En la Arbaro Gugu estas Reĝo—enorma flava leopardo nomata “Gugu”— laŭ li la arbaro nomiĝis. Kaj tiu Reĝo havas tri aliajn bestojn kiuj konsilas lin pri plenumigo de la leĝoj kaj ekzistigo de ordo—Bru la Urso, Loo la Unukornulo kaj Rango la Griza Simio—kiuj kune nomiĝas la Konsilistoj de la Reĝo. Ĉiuj estas ferocaj bestoj, kaj havas siajn altajn oficojn ĉar ili estas pli inteligentaj kaj timataj ol iliaj kunbestoj.

Ekde kiam Oz fariĝis felando, neniu viro, virino aŭ infano mortas en tiu lando kaj neniu malsanas. Simile la arbaraj bestoj neniam mortas, tiel ke longaj jaroj aldonas al ilia ruzo kaj saĝo, kiel ankaŭ al ilia grandeco kaj forto. Eblas ke bestoj—aŭ eĉ homoj— detruiĝu, sed tiu tasko estas tiom malfacila ke oni malofte entreprenas ĝin. Parte pro tio ke ĝi estas libera de malsano kaj morto estas Oz felando, sed estas dubeble ĉu uloj el la ekstera mondo, kiaj Doroteo kaj Buton-Brilo kaj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo kaj la Sorĉisto, vivos por ĉiam aŭ ne estas damaĝeblaj. Eĉ Ozma ne estas certa pri tio, do oni ĉiam protektas la gastojn de Ozma el aliaj landoj kontraŭ ĉia danĝero, por malebligi misfortunon.

Malgraŭ la leĝoj de la arbaroj ofte okazas bataloj inter la bestoj; kelkaj el ili perdis okulon aŭ orelon aŭ eĉ kruron. La Reĝo kaj la Konsilistoj de la Reĝo ĉiam punas la bestojn kiuj komencas batalon, sed tiom feroca estas la naturo de kelkaj bestoj ke ili kelkfoje batalas malgraŭ leĝoj kaj punoj.

Super tiu vasta sovaĝa Arbaro de Gugu flugis du agloj, unu matenon, kaj proksime al la centro de la ĝangalo la agloj subiris sur branĉon de alta arbo.

“Jen la loko kie ni komencu nian laboron,” diris unu, kiu estis Rugedo, la Knomo.

“Ĉu multaj bestoj loĝas ĉi tie?” demandis Kiki Aru, la alia aglo.

“La Arbaro estas plena de ili,” diris la Knomo.

“Estas sufiĉe da bestoj ĉi tie mem por ebligi ke ni konkeru la popolon de Oz, se ni povos instigi ilin kon- senti unuiĝi kun ni. Por fari tion ni devos iri inter ilin kaj informi ilin pri niaj planoj, do ni devas nun decidi kiujn formojn ni prenu por nia restado en la arbaro.”

“Mi supozas ke ni devos preni la formon de bestoj?” diris Kiki.

“Kompreneble. Sed tio postulas iom da pripensado.

Ĉiaj bestoj loĝas ĉi tie, kaj flava leopardo estas Reĝo.

Se ni fariĝos leopardoj, la Reĝo ĵaluzos pro ni. Se ni prenos la formojn de kelkaj aliaj bestoj, ni ne ricevos adekvatan respekton.”

“Ĉu eble la bestoj atakos nin?” demandis Kiki.

“Mi estas Knomo, kaj senmorta, do nenio povos damaĝi min,” respondis Rugedo.

“Mi naskiĝis en la Lando Oz, do nenio povos damaĝi min,” diris Kiki.

“Sed, por efektivigi niajn planojn, ni devos konsentigi ĉiujn bestojn en la Arbaro.”

“Do kion ni faru?” demandis Kiki.

“Ni kunmiksu la formojn de pluraj bestoj, tiel ke ni ne aspektos samaj kiel iuj el ili,” proponis la ruza maljuna Knomo. “Ni havu la kapojn de leonoj, la korpojn de simioj, la flugilojn de agloj kaj la vostojn de sovaĝaj azenoj, kun oraj tuberoj ĉe la finoj de la vostoj anstataŭ haraĵoj.”

“Ĉu tio ne faros strangan kombinaĵon?” demandis Kiki.

“Ju pli stranga des pli bona,” deklaris Rugedo.

“Bone,” diris Kiki. “Vi restu ĉi tie, kaj mi forflugos al alia arbo kaj transformos nin ambaŭ, kaj poste ni malsuprengrimpos niajn arbojn kaj renkontiĝos en la Arbaro.

“Ne,” diris la Knomo, “ni ne apartiĝu. Vi devos transformi nin dum ni estas kunaj.”

“Mi rifuzas fari tion,” asertis Kiki firme. “Vi volas ŝteli mian sekreton, kaj mi ne permesos tion.”

La okuloj de la alia aglo ardis pro kolero, sed Rugedo ne kuraĝis insisti. Se li ofendus tiun knabon, li eble devus resti aglo por ĉiam, kaj li ne ŝatus tion.

Iam, li esperas, li povos lerni la sekretan vorton de la magiaj transformoj, sed ĝuste nun li devas permesi ke Kiku agu laŭdezire.

“Bone,” li diris malafable; “agu laŭvole.”

Do Kiki flugis al arbo kiu estis sufiĉe for por ke Rugedo ne povu aŭdi lin kaj diris: “Mi volas ke Rugedo, la Knomo, kaj mi havu la kapojn de leonoj, la korpojn de simioj, la flugilojn de agloj kaj la vostojn de sovaĝaj azenoj, kun oraj tuberoj ĉe la finoj de la vostoj anstataŭ haraĵoj—P y r z q x g l !”

Li ĝustamaniere prononcis la magian vorton kaj tuj lia formo ŝanĝiĝis en tiun petitan. Li etendis siajn aglajn flugilojn kaj trovinte ke ili estas sufiĉe fortaj por subteni lian simian korpon kaj leonan kapon li flugis rapide al la arbo kie li lasis Rugedon. La Knomo ankaŭ estis transformita kaj malsupren grimpadis la arbon ĉar la branĉoj ĉirkaŭ li estis tiom dense interplektitaj ke ne estis sufiĉa spaco inter ili por ke li flugu.

Kiki rapide iris flanken de sia kamarado kaj ili ne bezonis multan tempon por atingi la teron.

La Le-Sim-Agoj Minacas.

Estis konfliktoj en la Arbaro de Gugu tiumatene.

Ĉipo la Sovaĝa Apro demordis la voston de Arks la Ĝirafo dum ĉi tiu tenis sian kapon inter la folioj de arbo, matenmanĝante. Arks batis per siaj kalkanoj kaj trafis Tiripon, la grandan Kanguruon, kiu portis novan bebon en sia poŝo. Tiripo sciis ke kulpas la Sovaĝa Apro, do ŝi renversis lin per unu fortega bato kaj poste forkuris por eskapi de la akraj kornoj de Ĉipo.

Dum la sekva ĉaso giganta histriko puŝis kvindek akrajn pikilojn en la Apron kaj ĉimpanzo en arbo ĵetis kokoson je la histriko kaj tiel puŝis ĝian kapon en ĝian korpon.

Ĉio ĉi estis kontraŭ la Leĝoj de la Arbaro, kaj kiam la ekscito ĉesis, Gugu la Reĝo de la Leopardoj kun- vokis siajn reĝajn Konsilistojn por decidi la plej bonan metodon puni la ofendintojn.

La kvar nobeloj de la arbaro solene interkonsiliĝadis en malgranda libera spaco kiam ili vidis du fremdajn bestojn alproksimiĝi—bestojn kiajn ili neniam antaŭe vidis.

Tamen, neniu el la kvar delasis sian dignon aŭ montris per moviĝeto perturbiĝon. La granda Leopardo kaŭris plene etendite sur falinta arbotrunko.

Bru la Urso sidis surkokse antaŭ la Reĝo; Rango la Griza Simio staris kun siaj muskolaj brakoj kun- plektitaj, kaj Loo la Unukornulo kuŝis, tre simile al ĉevalo, inter siaj kunkonsilantoj. Unuakorde ili silentis, rigardante firme la entrudiĝintojn, kiuj promenis en ilian arbaran regnon.

“Bonvenon, Fratoj!” diris unu el la fremdaj bestoj, haltante apud la grupo, dum lia kamarado heziteme poststaris.

“Ni ne estas fratoj,” respondis la Griza Simio severe. “Kiu vi estas, kaj kial vi venis en la arbaron de Gugu?”

“Ni estas du Le-Sim-Agoj,” diris Rugedo, invent- ante la nomon. “Nia hejmo estas en Ĉielinsulo, kaj ni alteriĝis por averti la arbarajn bestojn ke la Ozuloj pretas militi ilin kaj sklavigi ilin, tiel ke ili fariĝos laborbestoj por ĉiam kaj obeos nur la volon de siaj du- kruraj estroj.”

Nelaŭta muĝo de kolero leviĝis de la Koncilio de Bestoj.

“Kiuj faros tion?” demandis Loo la Unukornulo, per alta, grinca voĉo, samtempe surpiediĝante.

“La Ozuloj,” diris Rugedo.

“Sed kion ni faros?” demandis la Unukornulo.

“Ĝuste pri tio mi venis diskuti kun vi.”

“Vi ne parolu! Ni batalos la Ozulojn!” kriegis la Unukornulo. “Ni frakasos ilin; ni tretos ilin; ni pikos ilin; ni—”

“Silentu!” muĝis Gugu la Reĝo, kaj Loo obeis, kvankam li plu tremis pro kolero. La malvarma, firma rigardado de la Leopardo vagis al la du fremdaj bestoj. “La Ozuloj,” diris li, “ne estas niaj amikoj; kaj ili ne estas niaj malamikoj. Ili ne ĝenas nin, kaj ni ne ĝenas ilin. Ne estas kialo por milito inter ni. Ili ne havas sklavojn. Ili ne povus utiligi nin kiel sklavojn se ili konkerus nin. Mi kredas ke vi mensogas al ni, vi stranga Le-Sim-Ago—kun- miksita besto kiu estas nek de unu specio nek de alia.”

“Ho, mi ĵuras, mi diras la veron!” protestis la bestoforma Knomo. “Mi nenial mensogus; mi—”

“Silentu!” denove muĝis Gugu la Reĝo; kaj, ial, eĉ Rugedo hontiĝis kaj obeis la edikton.

“Kion vi opinias, Bru?” demandis la Reĝo, turninte sin al la granda Urso, kiu ĝis nun diris nenion.

“Kiel la Kunmiksita Besto scias ke lia parolo estas vera?” demandis la Urso.

“Nu, mi povas flugi, sciu, ĉar mi havas aglajn flugilojn,” klarigis la Knomo. “Mi kaj mia jena kamarado,” indikante Kikin, “flugis al arbareto en Oz, kaj tie ni aŭdis la homojn paroli pri kiel ili faros multajn ŝnurojn por kapti vin, la bestojn, kaj poste ili ĉirkaŭos ĉi tiun arbaron, kaj ĉiujn aliajn arbarojn, kaj kaptos vin. Do ni venis ĉi tien por averti vin, ĉar ni mem estas bestoj, kvankam ni loĝas en la ĉielo, kaj ni estas viaj amikoj.”

La lipo de la Leopardo kurbiĝis kaj montris liajn enormajn dentojn, akrajn kiel kudriloj. Li turnis sin al la Griza Simio.

“Kion vi opinias, Rango?” li demandis.

“Forsendu tiujn kunmiksitajn bestojn, via Moŝto,”

respondis la Griza Simio. “Ili estas misaguloj.”

“Ne agu tiel—ne agu tiel!” kriis la Unukornulo, nervoze. “La fremdulo diris ke li diros al ni kion fari.

Li diru al ni, do. Ĉu ni estas malsaĝuloj kaj ne atentu la averton?”

Gugu la Reĝo turnis sin al Rugedo.

“Parolu, Fremdulo,” li ordonis.

“Nu,” diris la Knomo, “estas ĉi tiel: La Lando Oz estas bonega lando. La homoj de Oz havas multajn bonaĵojn—domojn kun molaj litoj, ĉiaj bongustaĵoj, belaj vestoj, belaj juveloj, kaj multaj aliaj objektoj kiujn tute ne konas bestoj. Ĉi tie en la senlumaj arbaroj la kompatindaj bestoj devas multe strebi por akiri sufiĉajn manĝaĵojn kaj por trovi litojn en kiuj ripozi. Sed la bestoj estas pli bonaj ol la homoj, kaj kial ili ne havu la multajn bonaĵojn kiujn havas la homoj? Do mi proponas ke antaŭ ol la Ozuloj havos sufiĉan tempon por fari la ŝnurojn per kiuj ili kaptos vin, ke ĉiuj ni bestoj kuniĝu kaj marŝu kontraŭ la Ozulojn kaj kaptu ilin. Tiam la bestoj estos la estroj kaj la homoj estos iliaj sklavoj.”

“Kiel tio utilos al ni?” demandis Bru la Urso.

“Ĝi savos vin de sklaveco, unuflanke, kaj vi povos ĝui ĉiujn bonaĵojn kiujn havas la Ozuloj.”

“Sed ni ne scius kion fari per homaĵoj,” diris la Griza Simio.

“Sed tio estas nur parto de mia plano,” insistis la Knomo. “Aŭskultu la ceteron. Ni du Le-Sim-Agoj estas potencaj magiistoj. Kiam vi konkeris la Ozulojn ni transformos ilin ĉiujn en bestojn, kaj sendos ilin en la arbarojn ke ili loĝu tie, kaj ni transformos ĉiujn bestojn en homojn, por ke ili ĝuu ĉiujn mirindajn plezuraĵojn de la Smeralda Urbo.”

Dum momento neniu besto parolis. Poste la Reĝo diris: “Pruvu.”

“Pruvu kion?” demandis Rugedo.

“Pruvu ke vi povas transformi nin. Se vi estas magiisto transformu la Unukornulon en homon. Tiam ni kredos vin. Se vi malsukcesos, ni detruos vin.”

“Bone,” diris la Knomo. “Sed mi estas laca, do mi lasos ke mia kamarado efektivigu la transformon.”

Kiki Aru staris malantaŭ la cirklo, sed li aŭdis ĉion diritan. Li nun komprenis ke li devos plenumi la fanfaronon de Rugedo, do li retroenpaŝis al la rando de la libera spaco kaj flustris la magian vorton.

Tuj la Unukornulo fariĝis dika, larĝavanga vireto, vestita per la purpura Gilikula kostumo, kaj estis malfacile konstati kiu plej miris, la Reĝo, la Urso, la Simio aŭ la eksunukornulo.

“Estas vere!” kriis la homo-besto. “Jadi, rigardu kia mi estas! Estas mirige!”

La Reĝo de la Bestoj nun parolis al Rugedo pli afable: “Ni devas kredi vian informon, ĉar vi pruvis al ni vian potencon,” diris li. “Sed kial, se vi estas tiom granda magiisto, vi ne povos konkeri la Ozulojn sen nia helpo, kaj tiel ŝparos al ni la penon?”

“Ve!” respondis la ruza maljuna Knomo, “neniu magiisto povas fari ĉion. La transformoj estas facilaj por ni, ĉar ni estas Le-Sim-Agoj, sed ni ne kapablas batali, aŭ eĉ konkeri feblulojn kiaj estas la Ozuloj. Sed ni restos kun vi kaj konsilos kaj helpos vin, kaj ni transformos ĉiujn Ozulojn en bestojn, kiam la ĝusta momento venos, kaj ĉiujn bestojn en homojn.”

Gugu la Reĝo turnis sin al siaj Konsilistoj.

“Kiel ni respondu al ĉi tiu amika fremdulo?” li demandis.

Loo la eksunukornulo dancadis kaj gimnastikadis kvazaŭ klaŭno.

“Jadi, via Moŝto,” li diris, “estas multe pli distre esti homo ol esti Unukornulo.”

“Vi aspektas stultulo,” diris la Griza Simio.

“Nu, mi sentas min bonega!” deklaris la homo- besto.

“Mi kredas preferi esti Urso,” diris Granda Bru.

“Mi naskiĝis Urso, kaj mi scias la konduton de Urso.

Do mi estas kontenta vivi kiel Urso.”

“Tio,” diris la maljuna Knomo, “estas ĉar vi nenion pli bonan konas. Kiam ni konkeris la Ozulojn, kaj vi fariĝos homo, vi ĝojos.”

La grandega Leopardo apogis sian mentonon per la ŝtipo kaj aspektis pensema.

“La bestoj de la arbaro devas decidi pri ĉi tio por si mem,” li diris. “Vi iru, Rango la Griza Simio, kaj diru al via simitribo ordoni ke ĉiuj arbarbestoj kunvenu en la Granda Libera Spaco je la sunleviĝo morgaŭ. Kiam ni ĉiuj kunvenos, ĉi tiu kunmiksita Besto kiu estas magiisto parolos al ili kaj diros al ili kion li diris al ni.

Tiam, se ili decidos batali la Ozulojn, kiuj militas kontraŭ nin, mi komandos la bestojn en batalado.”

Rango la Griza Simio sin turnis tuj kaj glitis rapide tra la arbaro por sia misio. La Urso muĝetis kaj formarŝis. Gugu la Reĝo levis kaj etendis sin. Li diris al Rugedo: “Renkontu nin je la sunleviĝo morgaŭ,” kaj digne paŝante li malaperis inter la arbojn.

La homo-unukornulo, sola kun la fremduloj, subite ĉesigis sian malsaĝan fuŝdancadon.

“Bonvolu refari min Unukornulo,” li diris. “Al mi plaĉas esti homo, sed la arbaraj bestoj ne scios ke mi estas ilia amiko, Loo, kaj ili eble disŝiros min antaŭ la mateno.”

Do Kiki reŝanĝis lin en lian antaŭan formon, kaj la Unukornulo foriris por rekunesti kun sia popolo.

Al Rugedo la Knomo multe plaĉis lia sukceso.

“Morgaŭ,” li diris al Kiki Aru, “ni konvinkos ĉi tiujn bestojn kaj pretigos ilin batali kaj konkeri la Ozulojn. Tiam mi venĝos min kontraŭ Ozma kaj Doroteo kaj ĉiuj ceteraj malamikoj miaj.”

“Sed mi faras la tutan laboron,” diris Kiki.

“Ne gravas; vi estos Reĝo de Oz,” promesis Rugedo.

“Ĉu la granda Leopardo permesos ke mi estu Reĝo?” demandis la knabo maltrankvile.

La Knomo proksimiĝis al li kaj flustris: “Se Gugu la Leopardo oponos nin, vi transformos lin en arbon, kaj li estos senpova.”

“Kompreneble,” konsentis Kiki, kaj li diris al si: “Mi ankaŭ transformos ĉi tiun trompeman Knomon en arbon, ĉar li mensogas kaj mi ne povas fidi lin.”

La Insulo de la Magia Floro

La Vitra Kato estis bona gvidisto kaj kondukis Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon laŭ rektaj kaj facilaj vojoj tra la tuta loĝata parto de la Manĝtula Lando, kaj poste en la nordan sekcion kie estis malmultaj domoj, kaj fine tra sovaĝan landon kie tute ne estis homoj nek vojoj. Sed la marŝado ne estis malfacila kaj fine ili atingis la randon de arbaro kaj haltis tie por kampadi kaj dormi ĝis la mateno.

El arbobranĉoj Kap’tano Vilĉjo faris dometon ĝuste sufiĉe grandan por ke la knabineto povu enrampi kaj kuŝi. Sed unue ili manĝis iom de la manĝaĵoj kiujn Trot portis en la korbo.

“Ĉu ankaŭ vi deziras iom?” ŝi demandis al la Vitra Kato.

“Ne,” respondis la besto.

“Mi supozas ke vi ĉasados kaj kaptos muson,”

komentis Kap’tano Vilĉjo.

“Mi? Kapti muson! Kial mi farus tion?” demandis la Vitra Kato.

“Nu, vi povus manĝi ĝin,” diris la Velisto.

“Bonvolu akcepti la informon,” respondis la kristala kanjo*, “ke mi ne manĝas musojn. Mi estas travidebla, kaj ĉiu povas rigardi mian internon. Mi ja estus bela, ĉu ne, se mi havus ordinaran muson en mi? Sed efektive mi ne havas stomakon aŭ alian mekanismon kiu ebligus ke mi manĝu. La senpripensa magiisto kiu faris min ne supozis ke mi bezonus manĝi, verŝajne.”

“Ĉu vi neniam malsatas nek soifas?” demandis Trot.

“Neniam. Mi ne plendas, sciu, pri mia konsisto, ĉar

* Katino + -nj- = kanjo
mi ankoraŭ ne vidis vivanton egale belan kiel mi. Mi havas la plej belan cerbon en la mondo. Ĝi estas palruĝa, kaj oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Mi scivolemas,” diris Trot penseme, dum ŝi manĝis sian panon kun konfitaĵo, “ĉu mia cerbo rotacias sammaniere kiel via.”

“Ne; certe ne sammaniere,” respondis la Vitra Kato; “ĉar, tiuokaze, ĝi estus egalbona kiel mia cerbo, krom ke ĝi estas kaŝita sub dika, osteca kranio.”

“Cerboj,” komentis Kap’tano Vilĉjo, “estas ĉiaspecaj kaj funkcias diversmaniere. Sed mi rimarkis ke kiuj opinias sian cerbon la plej bona ofte eraras.”

Troton iom ĝenis sonoj el la arbaro, tiunokte, ĉar ŝajne multaj bestoj promenadis inter la arboj, sed ŝi fidis ke Kap’tano Vilĉjo protektos ŝin. Kaj efektive neniu besto eliris el la arbaro ataki ilin.

Je la mateniĝo ili releviĝis, kaj post simpla maten- manĝo Kap’tano Vilĉjo diris al la Vitra Kato: “Levu la ankron, Maato, kaj ni veturu antaŭen. Mi supozas ke ni ne estas tre for de tiu Magia Floro, ĉu?”

“Ne tre for,” respondis la travideblulo, dum ĝi gvidis ilin en la arbaron, “sed vi eble bezonos iom longan tempon por atingi ĝin.”

Post nelonge ili atingis la bordon de rivero. Ĝi ne estis tre larĝa, tiuloke, sed dum ili sekvis la bordon norden ĝi iom post iom larĝiĝis.

Subite la bluverdaj folioj de la arboj fariĝis purpuraj, kaj Trot rimarkis tion kaj diris: “Kial la koloroj ŝanĝiĝis tiel?”

“Ĉar ni eliris la Manĝtulan landon kaj eniris la Gilikulan Landon,” klarigis la Vitra Kato. “Ankaŭ tio signas ke nia veturo preskaŭ kompletiĝis.”

La rivero ekturniĝis, kaj irinte ĉirkaŭ la kurbiĝon la veturantoj vidis ke la rivero nun fariĝis larĝa kiel malgranda lago, kaj en la centro de la Lago ili vidis malgrandan insulon, ne pli ol dek kvin metrojn diametre. Io brilis en la mezo de tiu insuleto, kaj la Vitra Kato haltis sur la bordo kaj diris: “Jen la ora florpoto kiu enhavas la Magian Floron, kiu estas tre kurioza kaj bela. Se vi povos atingi la insulon, via tasko finiĝos—krom ke vi devos reporti ĝin hejmen kun vi.”

Kap’tano Vilĉjo rigardis la larĝon de la akvo kaj komencis fajfi nelaŭtan, tremantan melodion. Trot sciis ke la fajfo signifas ke Kap’tano Vilĉjo pensas, kaj la maljuna velisto ne rigardis la insulon tiom kiom la arbojn sur la bordo kie ili staras. Baldaŭ li prenis el la granda poŝo de sia mantelo hakiloklingon, vinditan en malnova tuko por ke la akra rando ne tranĉu liajn vestojn. Poste, per granda poŝtranĉilo li tranĉis mal- grandan branĉon de arbo kaj ĉizis ĝin por fari el ĝi tenilon por la hakilo.

“Sidiĝu, Trot,” li konsilis la knabinon, dum li laboris. “Mi havas iom grandan taskon nun, ĉar mi devas konstrui por ni floson.”

“Por kio ni bezonas floson, Kap’tano?”

“Nu, por porti nin al la insulo. Ni ne povas marŝi subakve, sur la riverbedo, kiel la Vitra Kato, do ni devos flosi sur la akvo.”

“Ĉu vi povas fari floson, Kap’tano Vilĉjo?”

“Kompreneble, Trot, se vi atendos sufiĉe longe.”

La knabineto sidiĝis sur ŝtipo kaj rigardadis la Insulon de la Magia Floro. Nenio alia, laŭvide, kreskis sur la malgranda insulo. Neniu arbo, nek arbusto, nek eĉ herbo, kiom ŝi povis vidi je tia distanco. Sed la ora poto brilis en la radioj de la suno, kaj Trot povis rimarki brilantajn kolorojn super ĝi, dum la Magia Floro ŝanĝiĝis de unu specio al alia.

“Kiam mi estis ĉi tie antaŭe,” komentis la Vitra Kato, pigre kuŝante ĉe la piedoj de la knabino, “mi vidis du Kolizulojn sur ĉi tiu sama bordo, kien ili venis trinki.”

“Kio estas Kolizuloj?” demandis la knabino.

“La plej fortaj kaj ferocaj bestoj en la tuta Oz. Ĉi tiu arbaro estas ilia precipa hejmo, kaj pro tio malmultaj aliaj bestoj troviĝas ĉi tie escepte de simioj.

La simioj estas sufiĉe viglaj por forteni sin de la ferocaj Kolizuloj, kiuj atakas ĉiujn aliajn bestojn kaj ofte batalas inter si.”

“Ĉu ili volis batali vin kiam vi vidis ilin?” demandis Trot, tre ekscitiĝante.

“Jes. Ili saltis sur min tujtuje; sed mi kuŝis plata sur la tero, por ke la granda pezo de la bestoj ne rompu miajn krurojn, kaj kiam ili penis mordi min mi ridis kaj mokis ilin ĝis ili freneziĝis pro kolerego, ĉar ili preskaŭ rompis siajn dentojn pro mia malmola vitro.

Do post kelka tempo ili trovis ke ili ne povas damaĝi min, kaj foriris. Estis tre amuze.”

“Mi esperas ke ili ne revenos trinki ĉi tie,—ne dum ni ĉeestos,” respondis la knabino, “ĉar mi ne konsistas el vitro, nek Kap’tano Vilĉjo, kaj se tiuj fibestoj mordos nin ili ja damaĝos nin.”

Kap’tano Vilĉjo perhake faradis longajn stangojn el la arboj, farante ilin pinte akraj ĉe unu fino kaj lasante hokan formon ĉe la alia. Ili estis por kunligi la finojn de la flosŝtipoj. Li pretigis plurajn kaj estis finanta alian kiam la Vitra Kato kriis: “Atentu! Kolizulo venas antaŭ nin.”

Trot eksaltis, timegoplene, kaj rigardis la teruran beston kvazaŭ fascinate de ĝiaj ferocaj okuloj, ĉar ankaŭ la Kolizulo rigardas ŝin, kaj ĝia rigardo ne estas amika. Sed Kap’tano Vilĉjo kriis al ŝi: “Vadu en la riveron, Trot, ĝis la genuoj—kaj restu tie!” kaj ŝi tuj obeis lin. La velisto lamis antaŭen, kun stango en unu mano kaj hakilo en la alia, kaj iris inter la knabinon kaj la beston, kiu ĵetis sin je li muĝante defion.

Kelkfoje Kap’tano Vilĉjo movis sin iom malrapide, sed nun li estis pli rapida ol fulmo. Dum la Kolizulo ĵetis sin je li li etendis sian lignan kruron kaj ĝia pinto frapis la beston inter la okuloj kaj puŝis ĝin ruliĝi sur la tero. Antaŭ ol ĝi povis relevi sin la velisto puŝis la akran stangon rekte tra ĝian korpon kaj per la plata flanko de la hakilo li martelis la stangon en la teron kiel eble plej firme. Tiel li kaptis la grandan beston kaj sendanĝerigis ĝin, ĉar, negrave kiom ĝi penis, ĝi ne povis deiri de la stango kiu tenis ĝin.

Kap’tano sciis ke li ne povos mortigi la Kolizulon, ĉar neniu vivanto en Oz estas mortigebla, do li retroenstaris kaj rigardis la beston skui sin kaj muĝi kaj grati la teron per siaj akraj ungoj, kaj tiam, certa ke ĝi ne povos eskapi, li diris al Trot ke ŝi revenu el la akvo kaj sekigu siajn malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn en la sunlumo.

“Ĉu vi estas certa ke li ne povos liberigi sin?” ŝi demandis.

“Mi vetus biskviton pri tio,” diris Kap’tano Vilĉjo, do Trot alteriĝis kaj deprenis siajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn kaj sternis ilin sur la ŝtupo por sekiĝo, dum la velisto rekomencis sian laboron pri la floso.

La Kolizulo, konsciante post multa baraktado ke ĝi ne povos eskapi, nun kvietiĝis, sed ĝi diris per mal- agrabla, minaca voĉo: “Mi supozas ke vi opinias vin lerta, ĉar vi tiel fiksis min al la tero. Sed kiam miaj amikoj, la aliaj Kolizuloj, venos ĉi tien, ili disŝiros vin ĉar vi tiel traktas min.”

“Eble,” komentis Kap’tano Vilĉjo, trankvile, dum li hakadis la ŝtipojn, “kaj eble ne. Kiam viaj parencoj do venos ĉi tien?”

“Mi ne scias,” agnoskis la Kolizulo. “Sed kiam ili ja venos, vi ne povos eskapi ilin.”

“Se ili sufiĉe longe prokrastos, mia floso jam estos preta,” diris Kap’tano Vilĉjo.

“Kion vi faros per floso?” demandis la besto.

“Ni transiros al tiu insulo, por akiri la Magian Floron.”

La grandega besto rigardis lin surprizite dum momento, kaj poste ekridis. La rido tre similis al muĝego, kaj ĝi havis kruelan kaj mokan sonon, tamen ĝi ja estis rido.

“Bone!” diris la Kolizulo. “Bone! Tre bone! Min plezurigas ke vi iros akiri la Magian Floron. Sed kion vi faros pri ĝi?”

“Ni portos ĝin al Ozma, kiel naskiĝtagan donacon.”

La Kolizulo denove ridis; poste ĝi serioziĝis. “Se vi povos atingi la teron per via floso antaŭ ol mia popolo kaptos vin,” ĝi diris, “vi estos sekura. Ni povas naĝi kiel anasoj, do la knabino ne povus eskapi de mi per enakviĝo, sed Kolizuloj ne transiras al tiu insulo.”

“Kial ne?” demandis Trot.

La besto silentis.

“Diru al ni la kialon,” urĝis Kap’tano Vilĉjo.

“Nu, la kialo estas la Insulo de la Magia Floro,”

respondis la Kolizulo, “kaj ni ne estas tre komfortaj rilate al magio. Se vi ne havus magian kruron, anstataŭ viandan, vi ne povus tiel facile renversi min per bato kaj piki min per tiu ligna kejlo.”

“Mi jam estis sur la Magia Insulo,” diris la Vitra Kato, “kaj mi rigardis la Magian Floron maturiĝi, kaj mi estas certa ke ĝi estas tro bela por lasiĝi en tiu soleca loko kie nur bestoj serĉas predon kaj neniu alia vidas ĝin. Do ni forportos ĝin al la Smeralda Urbo.”

“Ne gravas al mi,” la besto respondis per malafabla tono. “Ni la Kolizuloj estus same kontentaj se neniu floro ekzistus en nia arbaro. Kiel ili utilas?”

“Ĉu ne plezurigas vin belaĵoj?” demandis Trot.

“Ne.”

“Tamen vi devus admiri mian palruĝan cerbon,”

deklaris la Vitra Kato. “Ĝi estas bela kaj vi povas vidi ĝin funkcii.”

La besto nur muĝetis responde, kaj Kap’tano Vilĉjo, kiu nun jam tranĉis ĉiujn siajn ŝtipojn laŭ ĝustaj dimensioj, komencis ruli ilin al la rando de la akvo kaj kunligi ilin.

Firme Fiksitaj

La taglumo preskaŭ jam malaperis kiam, fine, la floso estis preta.

“Multe granda ĝi ne ’stas,”

diris la maljuna Velisto, “sed mi nemulte pezas, kaj vi, Trot, apenaŭ pezas duone kiel mi, kaj la vitra kanjo ne kalkulindas.”

“Sed ĝi estas sendanĝera, ĉu ne?” demandis la knabino.

“Jes; ĝi estas sufiĉe bona por porti nin al la insulo kaj reporti nin, kaj nenion pli ni rajtas esperi.”

Dirinte tion, Kap’tano Vilĉjo puŝis la floson en la akvon, kaj kiam ĝi flosis, li paŝis sur ĝin kaj etendis sian manon al Trot, kiu rapide sekvis lin. La Vitra Kato la plej lasta suriris la floson.

La velisto jam tranĉis longan stangon, kaj ankaŭ ĉizis platan remilon, kaj per ili li facile movis la floson trans la riveron. Dum ili proksimiĝis al la insulo, la Mirinda Floro fariĝis pli klare videbla, kaj ili rapide decidis ke la Vitra Kato ne tro alte laŭdis ĝin. La koloroj de la floroj kiuj aperis rapide sinsekve estis rimarkinde brilaj kaj belaj, kaj la formoj de la floroj estis variaj kaj kuriozaj. Efektive ili tute ne similis al ordinaraj floroj.

Ĉar tiom fikse Trot kaj Kap’tano Vilĉjo rigardadis la Oran Florpoton en kiu estis la Magia Floro, ili apenaŭ rimarkis la insulon mem ĝis la floso sursabliĝis. Sed tiam la knabino krietis: “Estas tre strange, Kap’tano Vilĉjo, ke nenio alia kreskas ĉi tie, nur la Magia Floro.”

Tiam la velisto rigardis la insulon kaj vidis ke ĝi estas nur nuda tero, sen herboj, sen ŝtonoj, sen eĉ folio da greso. Trot, fervora ekzameni de pli proksime la Floron, saltis de la floso kaj suprenkuris la dekliveton ĝis atingi la Oran Florpoton. Tie ŝi staris apud ĝi senmove kaj miroplene. Kap’tano Vilĉjo apudiĝis, pli malrapide, kaj ankaŭ li staris silente admirante dum kelka tempo.

“Al Ozma plaĉos ĉi tio,” komentis la Vitra Kato, kiu sidiĝis por rigardi la ŝanĝiĝantajn kolorojn de la floroj.

“Mi certas ke neniu alia donos al ŝi egale belan naskiĝ- tagan donacon.”

“Ĉu vi s’pozas ke ĝi estas tre peza, Kap’tano? Kaj ĉu ni povos porti ĝin hejmen sen rompi ĝin?”

demandis Trot maltrankvile.

“Nu, mi jam levis multe pli grandajn objektojn,” li respondis; “sed ni trovu kiom ĝi pezas.”

Li penis antaŭenpaŝi, sed li ne povis levi sian viandan piedon de la tero. Lia ligna kruro ŝajnis sufiĉe libera, sed la alia rifuzis moviĝi.

“Ŝajne mi fiksiĝis, Trot,” li diris, perplekse rigard- ante sian piedon. “Ne ’stas koto, kaj ne ’stas gluo, sed io neebligas moviĝon.”

La knabino penis levi siajn proprajn piedojn, por pliproksimiĝi al sia amiko, sed la tero firme tenis ilin same kiel la piedon de Kap’tano Vilĉjo. Ŝi penis glitigi ilin, aŭ turni ilin, sed estis senutile; ŝi povis movi la piedojn eĉ ne onon da milimetro.

“Strange!” ŝi kriis. “Kio okazis al ni, laŭ via supozo, Kap’tano Vilĉjo?”

“Mi penas kompreni,” li respondis. “Deprenu viajn ŝuojn, Trot. Eble nur la ledaj plandumoj fiksiĝis al la tero.”

Ŝi klinis sin kaj mallaĉis siajn ŝuojn, sed ŝi trovis ke ŝi ne povas eltiri siajn piedojn. La Vitra Kato, kiu ĉirkaŭmarŝadis tute nature, kiel ĉiam, nun diris: “Via piedo havas radikojn, Kap’tano. kaj mi povas vidi la radikojn eniri la teron, kie ili disetendiĝas ĉiudirekte. Estas same pri Trot. Tial vi ne povas movi vin. La radikoj fikse tenas vin.”

Kap’tano Vilĉjo estis iom dika kaj ne povis bone vidi siajn piedojn, sed li kaŭriĝis kaj ekzamenis la piedojn de Trot kaj decidis ke la Vitra Kato pravas.

“Vera misfortuno,” li deklaris, per voĉo kiu montris ke li estas nekomforta pro la trovo. “Ni ’stas kaptitaj, Trot, sur ĉi tiu kurioza insulo, kaj mi demandas al mi kiel ni povos liberiĝi, por povi reiri hejmon.”

“Nun mi scias kial la Kolizulo ridis pro ni,” diris la knabino, “kaj kial li diris ke neniuj bestoj iam venas al ĉi tiu insulo. La bestaĉo sciis ke ni kaptiĝos, kaj ne volis averti nin.”

Intertempe, la Kolizulo, kvankam fiksita al la tero per la paliso de Kap’tano Vilĉjo, frontis al la insulo, kaj nun la malafabla mieno kiu kovris ĝian vizaĝon kiam ĝi defiis kaj mokis Kap’tanon Vilĉjon kaj Troton ŝanĝiĝis al amuziĝo kaj scivolemo. Kiam ĝi vidis ke la aventurantoj jam atingis la insulon kaj staras apud la Magia Floro, ĝi elspiregis kontente—longa, profunda spiro kiu ŝveligis ĝian profundan bruston ĝis la besto povis senti ke la paliso tenanta lin moviĝas iomete, kvazaŭ tirante sin el la tero.

“Ha!” murmuris la Kolizulo, “iom pli da tio liberigos min kaj permesos min eskapi!”

Do li komencis spiri kiel eble plej forte, laŭeble pufigante sian bruston per ĉiu enspiro, kaj farante tion li sukcesis levi la palison per ĉia potenca spirego, ĝis fine la Kolizulo—uzante la muskolojn de siaj kvar kruroj kiel ankaŭ siajn profundajn spirojn—trovis sin libera de la sabla grundo. La paliso tamen plu trapikis lin, do li trovis rokon profunde fiksitan en la bordon kaj premis la akran pinton de la paliso sur la surfacon de tiu roko ĝis li plene puŝis ĝin tra sian korpon. Post tio, implikante la palison inter kelkaj dornaj arbustoj, kaj tordante sian korpon, li sukcesis plene eltiri ĝin.

“Jen!” li krietis, “restas tiuj du truoj en mi, sed mi estas preskaŭ egale bona kiel antaŭe; sed mi devas agnoski ke tiu maljuna lignokrurulo savis kaj sin kaj la knabinon per mia kaptiĝo.”

Nu, la Kolizuloj, kvankam la plej malagrablaj uloj en la Lando Oz, estis tamen magiaj loĝantoj de magia Felando, kaj en ilia naturo iom da bono estis miksita kun la malbono. Ĉi tiu kolizulo ne estis tre venĝema, kaj nun, kiam liaj eksmalamikoj verŝajne pereos, lia kolero pri ili fadis.

“Nia propra Kolizula Reĝo,” li pensis, “havas certajn proprajn magiajn povojn. Eble li scipovas ŝtopi tiujn du truojn en mia korpo.”

Do sen pli atenti Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon ol ili atentas lin, li eniris la arbaron kaj trotis laŭ sekreta vojo kiu kondukis al la kaŝejo de ĉiuj Kozizuloj.

Dum la Kolizulo sukcesis eskapi Kap’tano Vilĉjo prenis sian pipon el sia poŝo kaj plenigis ĝin per tabako kaj bruligis ĝin. Poste, dum li elblovis la fumon, li penis elpensi kion fari.

“Ŝajne la Vitra Kato estas libera,” li diris, “kaj ankaŭ mia ligna kruro ne radikiĝis. Do nur karno kaptiĝas.”

“Magio kaŭzas tion, Kap’tano!”

“Mi scias, Trot, kaj tio perpleksas min. Ni loĝas en magia lando, sed neniu el ni scipovas magion do ni ne povas helpi nin.”

“Ĉu eble la Sorĉisto de Oz povus helpi nin—aŭ Glinda la Bona?” demandis la knabineto.

“Ha, nun ni komencas rezonadi,” li respondis.

“Verŝajne mi mem elpensus tion, post plia minuto.

Bonfortune la Vitra Kato estas libera, do ĝi povos rekuri al la Smeralda Urbo kaj informi la Sorĉiston pri nia problemo, kaj peti lin veni helpi nin liberiĝi.”

“Ĉu vi iros?” Trot demandis la katon, parolante tre serioze.

“Mi ne estas mesaĝisto, kiun oni sendas tien kaj tien,” asertis la kurioza besto per paŭta voĉtono.

“Nu,” diris Kap’tano Vilĉjo, “vi devos iam reiri hejmen, ĉar mi supozas ke vi ne deziras resti ĉi tie.

Kaj, atinginte la hejmon, ne multe ĝenus vin diri al la Sorĉisto kio okazis al ni.”

“Vi pravas,” diris la Kato, sidante sur siaj koksoj kaj pigre lavante sian vizaĝon per unu vitra piedo. “Ne ĝenos min informi la Sorĉiston—kiam mi reiros hejmon.”

“Ĉu vi bonvolos iri nun?” petegis Trot. “Ni ne volas resti ĉi tie pli longe ol necesos, kaj ĉiuj en Oz interesiĝos pri vi kaj nomos vin heroo kaj diros belajn vortojn pri vi ĉar vi helpis viajn kaptitajn amikojn.”

Estis plej bone tiel trakti la Vitran Katon, kiu tiom vante amis laŭdiĝi.

“Mi tuj reiros hejmon,” diris la besto, “kaj mi petos la Sorĉiston veni helpi vin.”

Dirinte tion, ĝi paŝis al la akvo kaj malaperis sub la surfacon. Ĉar ĝi ne kapablis sola manipuli la floson, la VitraKato marŝis sur la fundo de la rivero kiel kiam ĝi antaŭe marŝis vizitante la insulon, kaj baldaŭ ili vidis ĝin aperi sur la transa bordo kaj troti en la arbaron, kie ĝi rapide nevidebliĝis inter la arboj.

Tiam Trot profunde elspiris.

“Kap’tano,” diris ŝi, “nia problemo estas severa.

Estas nenio ĉi tie manĝebla, kaj ni eĉ ne povas kuŝiĝi por dormi. Se la Vitra Kato ne rapidos, kaj la Sorĉisto ne rapidos, mi ne scias kio okazos al ni!”

La Bestoj de la Arbaro de Gugu.

Belega kungrupiĝo de sovaĝaj bestoj okazis en la Arbaro de Gugu la sekvan sunleviĝon.

Rango, la Griza Simio, eĉ vokis siajn simiajn sentinelojn de la rando de la arbaro, kaj ĉiu besto, malgranda kaj granda, estis en la granda libera spaco kie okazis kun- venoj tre gravaj.

En la centro de la libera spaco staris granda bretroko, kun plata, klinita surfaco, kaj sur tio sidis la digna Leopardo Gugu, kiu estis la Reĝo de la Arbaro. Sur la tero sub li kaŭris Bru la Urso, Loo la Unukornulo, kaj Rango la Griza Simio, la tri Konsilistoj de la Reĝo, kaj antaŭ ili staris la du strangaj bestoj kiuj nomis sin Le-Sim-Agoj, sed vere estis la transformiĝintaj Knomo Rugedo kaj la Altulo Kiri Aru.

Malantaŭ ili estis la bestoj—vicoj kaj vicoj kaj vicoj da ili! La plej malgrandaj bestoj estis plej proksimaj al la roka trono de la Reĝo; malantaŭ ili estis vulpoj kaj lupoj, linksoj kaj hienoj, kaj similaj bestoj; malantaŭ ili grupiĝis la simitriboj, kiujn oni malfacile ordigis ĉar ili amis inciti la aliajn bestojn kaj estis tre petolemaj.

Malantaŭ la simioj estis la pumoj, jaguaroj, tigroj kaj leonoj, kaj similaj bestoj; malantaŭ ili la ursoj, ĉiu- dimensiaj kaj ĉiakoloraj; malantaŭ ili bizonoj, sovaĝaj azenoj, zebroj kaj unukornuloj; poste la rinoceroj kaj hipopotamoj, kaj ĉe la fora rando de la arbaro, proksime al la arboj kiuj ĉirkaŭis la liberan spacon, estis vico de dikhaŭtaj elefantoj, senmovaj kiel statuoj, sed kun okuloj brilantaj kaj inteligentaj.

Multaj aliaj specioj de bestoj, tro multenombraj por mencio, estis tie, kaj kelkaj estis malsimilaj al ĉiuj bestoj kiujn ni vidas en la menaĝerioj kaj zoologiaj ĝardenoj en nia lando. Kelkaj estis de la montoj okcidente de la arbaro, kaj kelkaj de la ebenaĵoj oriente, kaj kelkaj de la rivero; sed ĉiuj ĉeestantoj akceptis la estrecon de Gugu, kiu de multaj jaroj regas ilin saĝe kaj devigas ke ĉiuj obeu la leĝojn.

Kiam la bestoj jam prenis siajn lokojn en la libera spaco kaj la leviĝanta suno komencis elsendi siajn unuajn brilantajn radiojn trans la arbosuprojn, Reĝo Gugu levis sin sur sia trono. La giganta formo de la Leopardo, turante super ĉiuj aliaj, trudis subitan ĉiton al la ĉeestantaro.

“Fratoj,” li diris per sia basa voĉo, “fremdulo venis inter nin, kuriozforma besto kiu estas granda magiisto kaj kapablas ŝanĝi la formojn de homoj aŭ bestoj laŭvole. Tiu fremdulo venis al ni, kun alia samspeculo, el la ĉielo, por averti pri danĝero kiu minacas nin ĉiujn, kaj por proponi al ni metodon eskapi de tiu danĝero. Li diras ke li estas nia amiko, kaj li pruvis al mi kaj al miaj Konsilistoj sian magiajn povojn. Ĉu vi aŭskultos tion kion li diros al vi—la mesaĝon kiun li alportis de la ĉielo?”

“Li parolu!” venis en granda kriego de la granda grupo de ĉeestantaj bestoj.

Do la Knomo Rugedo saltis sur la platan rokon apud la Reĝo Gugo, kaj alia muĝo, afabla nun, montris kiom miras la bestoj pro lia kurioza formo.

Lian leonvizaĝon ĉirkaŭis pure blanka hararo, liaj agloflugiloj estis fiksitaj al la ŝultroj de lia simikorpo kaj estis tiom longaj ke ili preskaŭ tuŝis la teron; li havis fortegajn brakojn kaj krurojn krom la flugilojn, kaj ĉe la fino de lia longa forta vosto estis ora pilko.

Neniam antaŭe iu besto vidis tiel kuriozan beston, do la aspekto mem de la fremdulo, kiu laŭdire estis granda magiisto, plenigis ĉiujn ĉeestantojn per respekto kaj miro.

Kiki restis sube kaj, duone kaŝate de la roka breto, estis apenaŭ rimarkata. La knabo sciis ke la maljuna Knomo estas senpova sen lia magia povo, sed li ankaŭ sciis ke Rugedo estas la plej bona parolisto. Do li volonte konsentis ke la Knomo estu la por- parolanto.

“Bestoj de la Arbaro de Gugu,” komencis la Knomo Rugedo, “mia kamarado kaj mi estas viaj amikoj. Ni estas magiistoj, kaj de nia hejmo en la ĉielo ni povas subrigardi en la Landon Oz kaj vidi ĉion okazantan. Ankaŭ ni povas aŭdi kion la subaj homoj diras. Tiel ni aŭdis Ozman, kiu regas la Landon Oz, diri al sia popolo: ‘La bestoj en la Arbaro de Gugu estas pigraj kaj tute ne utilas al ni. Ni iru al ilia arbaro kaj kaptu ilin ĉiujn. Ni ligu ilin per ŝnuroj, kaj batu ilin per vergoj, ĝis ili laboros por ni kaj volonte fariĝos niaj sklavoj.’ Kaj kiam la popolo aŭdis Ozman de Oz diri tion, ili ĝojis kaj laŭte kriis kaj diris: ‘Ni faros tion! Ni sklavigos la bestojn de la Arbaro de Gugu!’”

La fiknomo maljuna ne povis pli paroli, ĝuste tiam, ĉar feroca muĝo de kolerego aŭdiĝis el la aro da bestoj kaj ĝi dronigis lian voĉon. Fine la muĝo silentiĝis, kvazaŭ la sono de malproksima tondro, kaj la Knomo Rugedo daŭrigis sian paroladon.

“Aŭdinte la Ozulojn komploti kontraŭ via libereco, ni atendis por vidi kion ili faros, kaj ni vidis ilin ĉiujn komenci fari ŝnurojn—ŝnurojn longajn kaj mallongajn—per kiuj ili intencas kapti niajn amikojn la bestojn. Vi koleras, sed ankaŭ ni koleris, ĉar kiam la Ozuloj fariĝis la malamikoj de la bestoj ili ankaŭ fariĝis niaj malamikoj; ĉar ankaŭ ni estas bestoj, kvankam ni loĝas en la ĉielo. Kaj mia kamarado kaj mi diris: ‘Ni savos niajn amikojn kaj venĝos kontraŭ la Ozuloj’, do ni venis ĉi tien por informi vin pri la danĝero kaj pri nia plano savi vin.”

“Ni povas mem savi nin,” kriis maljuna Elefanto.

“Ni povas batali.”

“La Ozuloj estas feoj, kaj vi ne povas batali kontraŭ magio se vi ne ankaŭ havas magion,” respondis la Knomo.

“Diru al ni vian planon!” kriis la grandega Tigro, kaj la aliaj bestoj eĥis liajn vortojn, kriante: “Diru al ni vian planon.”

“Mia plano estas simpla,” respondis Rugedo. “Per nia magio ni transformos vin ĉiujn, la bestojn, en virojn kaj virinojn—kiaj la Ozuloj—kaj ni transformos ĉiujn Ozulojn en bestojn. Vi povos tiam loĝi en la belaj domoj de la Lando Oz, kaj manĝi la bonajn manĝaĵojn de la Ozuloj, kaj surporti iliajn belajn vestojn, kaj kanti kaj danci kaj feliĉi. Kaj la Ozuloj, fariĝinte bestoj, devos loĝi ĉi tie en la arbaro kaj ĉasi kaj batali por akiri manĝaĵojn, kaj ofte malsati, same kiel vi nuntempe, kaj havi nenian dormolokon escepte de lito el folioj aŭ truo en la tero. Fariĝinte viroj kaj virinoj, vi la bestoj havos ĉian deziratan komforton, kaj fariĝinte bestoj la Ozuloj estos tre mizeraj. Jen nia plano, kaj se vi konsentos pri ĝi, ni tuj marŝos en la Landon Oz kaj rapide konkeros niajn malamikojn.”

Kiam la fremdulo ĉesis paroli, granda silento trafis la grupon, ĉar la bestoj pripensis kion li diris. Fine unu el la rosmaroj demandis: “Ĉu vi vere povas transformi bestojn en homojn, kaj homojn en bestojn?”

“Li povas—li povas!” kriis Loo la Unukornulo.

dancante tien kaj tien ekscitite. “Li transformis min, jam hieraŭ vespere, kaj li povas transformi nin ĉiujn.”

Gugu la Reĝo nun antaŭenpaŝis.

“Vi aŭdis la fremdulon paroli,” diris li, “kaj nun vi devos respondi lin. Via estos la decido. Ĉu ni akceptu tiun planon, aŭ ne?”

“Jes!” kriis kelkaj bestoj.

“Ne!” kriis aliaj.

Kaj kelkaj silentis.

Gugu rigardis la grandan cirklon da bestoj.

“Uzu pli da tempo por pensado,” li sugestis. “Via respondo estas tre grava. Ĝis nun neniom ĝenis nin la Ozuloj, sed ni estas fieraj kaj liberaj, kaj neniam ni fariĝos sklavoj. Pripensu zorge, kaj kiam vi estos pretaj respondi, mi aŭskultos vin.”

Kiki Uzas Sian Magion

Nun fariĝis granda son- konfuzo kiam ĉiuj bestoj komencis paroli unu al la alia. La simioj babilis kaj la ursoj grumblis kaj la voĉoj de la jaguaroj kaj leonoj tondris, kaj la lupoj bojis kaj la elefantoj devis trumpeti laŭte por aŭdigi sin. Tia bruego neniam antaŭe koniĝis en la arbaro, kaj ĉiu besto kverelis kun sia najbarulo ĝis ŝajnis ke la bruo neniam ĉesos.

La Knomo Rugedo svingis siajn brakojn kaj flirtigis siajn flugilojn penante aŭskulti ilin denove, sed la bestoj rifuzis atenti. Kelkaj volis batali la Ozulojn, kelkaj volis transformiĝi, kaj kelkaj volis fari tute nenion.

La muĝado kaj konfuzo eĉ pli grandiĝis sed subite silento kvazaŭ fulme trafis ĉiujn bestojn, la kvereloj ĉesis aŭdiĝi, kaj ĉiuj miroplene rigardis strangan vidaĵon.

Ĉar en la cirklon paŝis granda Leono—pli granda kaj pli forta ol ĉiu alia leono ĉeestanta—kaj sur lia dorso rajdis knabineto kiu ridetis sentime al la arego da bestoj. Kaj post la Leono kaj la knabineto venis alia besto—monstra Tigro, kiu portis sur sia dorso kurioz- aspektan vireton kiu havis nigran valizon. Preter la vicojn de mirantaj bestoj la strangaj bestoj marŝis, antaŭenirante ĝis ili staris tuj antaŭ la roka trono de Gugu.

La knabineto kaj la kurioza vireto deiris de la bestoj, kaj la Leono demandis per laŭta voĉo: “Kiu estas Reĝo en ĉi tiu arbaro?”

“Mi!” respondis Gugu, rigardante firme la alian.

“Mi estas Gugu la Leopardo, kaj mi estas Reĝo de ĉi tiu arbaro.”

“Do kun granda respekto mi salutas Vian Moŝton,”

diris la Leono. “Eble vi aŭdis pri mi, Gugu. Mi nomiĝas la ‘Malkuraĝa Leono,’ kaj mi estas Reĝo de ĉiuj Bestoj en la tuta mondo.”

La okuloj de Gugu fulme koleris.

“Jes,” diris li, “mi aŭdis pri vi. Vi delonge pretendas esti Reĝo de Bestoj, sed neniu besta malkuraĝulo povas regi min.”

“Li ne estas malkuraĝulo, Via Moŝto,” asertis la knabineto, “li estas nur malkuraĝa, nur tia.”

Gugu rigardis ŝin. Ĉiuj aliaj bestoj ankaŭ rigardis ŝin.

“Kiu vi estas?” demandis la Reĝo.

“Mi? Nu, mi estas nur Doroteo,” ŝi respondis.

“Kiel vi kuraĝas veni ĉi tien?” muĝis la Reĝo.

“Nu, mi ne timas ien iri se la Malkuraĝa Leono estas kun mi,” ŝi diris. “Mi sufiĉe bone konas lin, do mi povas fidi lin. Li ĉiam timas, kiam ni endanĝeriĝas, kaj tial li estas malkuraĝa; sed li estas terura batalisto, kaj tial li ne estas malkuraĝulo. Li ne amas batali, sciu, sed kiam li devas batali, neniu vivanta besto povas venki lin.”

Gugu la Reĝo rigardis la grandan, fortegan formon de la Malkuraĝa Leono, kaj sciis ke ŝi diras la veron.

Ankaŭ la aliaj Leonoj de la arbaro nun antaŭenpaŝis kaj klinis sin antaŭ la fremda Leono.

“Ni bonvenigas Vian Moŝton,” diris unu. “Ni konis vin antaŭ multaj jaroj, antaŭ ol vi komencis loĝi en la Smeralda Urbo, kaj ni vidis vin batali la terurajn Kolizulojn kaj venki ilin, do ni scias ke vi estas la Reĝo de ĉiuj Bestoj.”

“Vi pravas,” respondis la Malkuraĝa Leono; “sed mi ne venis ĉi tien por regi la bestojn de ĉi tiu arbaro.

Gugu estas Reĝo ĉi tie, kaj mi kredas lin bona Reĝo kaj justa kaj saĝa. Mi venis kun miaj amikoj por esti gasto de Gugu, kaj mi esperas ke ni estas bonvenaj.”

Tio plaĉis al la granda Leopardo, kiu diris tre rapide: “Jes; almenaŭ vi estas bonvena en mia arbaro. Sed kiuj estas la fremduloj kun vi?”

“Doroteo jam konigis sin,” respondis la Leono, “kaj nepre vi amos ŝin kiam vi pli bone konos ŝin. Ĉi tiu viro estas la Sorĉisto de Oz, amiko mia kiu povas fari mirigajn trukojn de magio. Kaj jen mia fidela kaj pruvita amiko, la Malsata Tigro, kiu loĝas kun mi en la Smeralda Urbo.”

“Ĉu li ĉiam malsatas?” demandis Loo la Unukorn- ulo.

“Jes,” respondis la Tigro, mem respondante. “Mi ĉiam malsatas dezirante manĝi dikajn bebojn.”

“Ĉu vi ne povas trovi manĝeblajn dikajn bebojn en Oz?” demandis Loo la Unukornulo.

“Estas multaj tiaj, kompreneble,” diris la Tigro, “sed domaĝe mia konscienco estas tiom delikata ke ĝi ne permesas min manĝi bebojn. Do mi ĉiam malsatas je ili kaj neniam povas manĝi ilin, ĉar mia konscienco ne permesas.”

Nu, el ĉiuj surprizitaj bestoj en tiu libera spaco estis neniu pli surprizita de la subita apero de tiuj kvar fremduloj ol Rugedo la Knomo. Li ankaŭ timis, ĉar li rekonis ke ili estas liaj plej potencaj malamikoj; sed li ankaŭ komprenis ke ili ne povas scii ke li estas la eksreĝo de la Knomoj, pro la besta formo kiun li havas, kiu maskas lin tre efike. Do li kuraĝiĝis kaj decidis ke la Sorĉisto kaj Doroteo nepre ne fiaskigu liajn planojn.

Ankoraŭ estis malfacile scii kion opinias la bestogrupo pri la novevenintoj. Kelkaj rigardis tre kolere al ili, sed pli da ili aspektis scivolemaj kaj demandemaj. Ĉiuj sentis interesiĝon tamen kaj ili zorge silentis kaj aŭskultis atente ĉion diratan.

Kiki Aru, kiu restis nerimarkate en la ombro de la roko, unue estis pli alarmita de la alveno de la fremduloj ol eĉ Rugedo, kaj la knabo diris al si ke se li ne rapide agos sen atendi por peti konsilon de la maljuna Knomo, ilia konspiro verŝajne troviĝos kaj ĉiuj iliaj planoj konkeri kaj regi Ozon verŝajne fiaskos.

Kiki ankaŭ ne amis la manieron de la agado de Rugedo, ĉar la eksreĝo de la Knomoj volis fari ĉion siamaniere, kaj devigis la knabon, kiu sola posedis la povon fari transformojn, obei liajn ordonojn kvazaŭ sklavo.

Krome ĝenis Kikin Arun la fakto ke reala Sorĉisto alvenis, kiu laŭdire havas multajn magiajn povojn, kaj tiu Sorĉisto kunportas siajn ilojn en nigra valizo, kaj estas amiko de la Ozuloj, do verŝajne klopodos malebligi la militon inter la arbaraj bestoj kaj la Ozuloj.

Ĉio ĉi trapasis la menson de la Altula knabo dum la Malkuraĝa Leono kaj Gugu la Reĝo interparolis, kaj tial li nun komencis fari plurajn strangajn agojn.

Li trovis lokon proksiman al la punkto kie li staris, kie estas profunda niĉo en la roko, do li metis sian vizaĝon en tiun niĉon kaj flustris nelaŭte, por ke oni ne aŭdu lin: “Mi volas ke la Sorĉisto de Oz fariĝu vulpo— P y r z q x g l !”

La Sorĉisto, kiu ĝis tiam staris ridetante apud siaj amikoj, subite sentis sian formon ŝanĝiĝi al tiu de vulpo, kaj lia nigra valizo falis sur la teron. Kiki etendis brakon kaj prenis la valizon, kaj la Vulpo kriis laŭeble plej laŭte: “Perfido! Estas perfidulo ĉi tie kun magiaj povoj!”

Ĉiun alarmis tiu krio, kaj Doroteo, vidante la misiĝon de sia malnova amiko, kriegis: “Jadi!”

Sed jam tuj la formo de la knabineto ŝanĝiĝis en tiun de ŝafido kun felo el blanka lano, kaj Doroteo sentis tiom da perplekso ke ŝi nur povis ĉirkaŭrigardi miroplene.

La okuloj de la Malkuraĝa Leono nur ardis; li kaŭriĝis kaj bategis la teron per sia vosto kaj li ĉirkaŭrigardis por trovi kiu povas esti la perfida magiisto. Sed Kiki, kiu tenis sian vizaĝon proksima al la roka niĉo, denove flustris la magian vorton, kaj la granda leono ekmalaperis kaj anstataŭ li staris knabeto vestita per la Manĝtula kostumo. La Manĝtula knabeto estis kolera same kiel la Leono, sed li estis malgranda kaj senpova.

Rugedo la Knomo vidis kio okazas kaj timis ke Kiki fiaskigos ĉiujn liajn planojn, do li kliniĝis trans la rokon kaj kriis: “Ĉesu, Kiki—ĉesu!”

Tamen Kiki rifuzis ĉesi agi. Anstataŭe, li transformis la Knomon en anseron, kio teruris kaj senesperigis Rugedon. Sed la Malsata Tigro vidis ĉiujn transformojn, kaj li atente rigardis por vidi kiu ĉeestanto kulpas. Kiam Rugedo parolis al Kiki, la Malsata Tigro eksciis ke li estas la magiisto, do li eksaltis kaj ĵetis sian grandan korpon sur la formon de la Le-Sim-Ago kaŭranta sur la roko.

Kiki ne vidis la tigron veni ĉar lia vizaĝo ankoraŭ estis en la niĉo, kaj la peza korpo de la tigro puŝis lin sur la teron ĝuste kiam li diris “P y r z q x g l !”

la kvinan fojon.

Do nun la tigro kiu premegas lin fariĝis kuniklo, kaj, nun libera de ĝia pezo, Kiki eksaltis kaj, etendinte siajn aglajn flugilojn, flugis inter la branĉojn de arbo, kie neniu besto povos facile atingi lin. Li neniom tro rapidis pri tio, ĉar Gugu la Reĝo jam kaŭriĝis sur la rando de la roko por ĵeti sin sur la knabon.

El sia arbo Kiki transformis Gugun en dikan virinon Gilikulan, kaj ridis vidante kiel la virino saltetadas pro furiozo, kaj kiel miregas ĉiuj bestoj pro la nova formo de ilia Reĝo.

La bestoj ankaŭ timis, ĉar ili timis ke ili ankaŭ suferos la faton de Gugu, do alarmite ili komencis komunan forkuron. Unue Rango la Griza Simio forsaltis en la arbaron, kaj Bru la Urso kaj Loo la Unukornulo sekvis lin laŭeble plej rapide. La elefantoj retroenpaŝis en la arbaron, kaj ĉiuj aliaj bestoj, grandaj kaj malgrandaj, rapidis sekvi ilin, disirante tra la ĝangalojn ĝis la libera spaco estis longe malantaŭ ili. La simioj grimpis en la arbojn kaj svingis sin de branĉo al branĉo, por ke la pli grandaj bestoj ne surtretu ilin, kaj ili tiom rapidis ke ili antaŭeniris ĉiujn aliajn. Timpaniko ŝajne kovris la arbarularon kaj ili laŭeble plej fordistancigis sin de la terura Magiisto.

Sed la transformitoj restis en la libera spaco, ĉar ili tiom miris kaj perpleksiĝis pro siaj novaj formoj ke ili nur povis rigardi unu la alian senkomprene kaj senpove, kvankam ĉiu multe ĉagreniĝis pro sia ruza superfortiĝo.

“Kiu vi estas?” la Manĝtula knabo demandis al la Kuniklo; kaj “Kiu vi estas?” la Vulpo demandis al la Ŝafido; kaj “Kiu vi estas?” la Kuniklo demandis al la dika Gilikulino.

“Mi estas Doroteo,” diris la lanhara Ŝafido.

“Mi estas la Sorĉisto,” diris la Vulpo.

“Mi estas la Malkuraĝa Leono,” diris la Manĝtula knabo.

“Mi estas la Malsata Tigro,” diris la Kuniklo.

“Mi estas la Reĝo Gugu,” diris la Dikulino.

Sed kiam ili demandis al la Ansero kiu li estas, la Knomo Rugedo rifuzis informi ilin.

“Mi estas nur Ansero,” li respondis, “kaj kio mi estis antaŭe, tion mi ne povas memori.”

Perdiĝas la Nigra Valizo

Kiki Aru, en la formo de la Le-Sim-Ago, jam grimpis inter la altajn densajn branĉojn de la arbo, tiel ke neniu povis vidi lin, kaj tie li malfermis la nigran valizon de la Sorĉisto, kiun li forportis dum sia flugo. Li tre volis scii kiaj aspektas la magiiloj de la Sorĉisto, kaj li esperis povi uzi kelkajn el ili kaj tiel akiri pli da povo; sed elpreninte ilin, unu post la alia, el la valizo, li devis agnoski ke ili estas enigmo por li. Ĉar, krom se li komprenus iliajn utiligeblecojn, ili neniel valorus. Kiki Aru, la Altula knabo, tute ne estis sorĉisto aŭ magiisto, kaj li povis fari nenion nekutiman krom uzi la Magian Vorton kiun li ŝtelis de sia patro sur Monto Manĝto.

Do li pendigis la nigran valizon de la Sorĉisto sur branĉo de la arbo kaj poste malsupren grimpis al la malpli altaj branĉoj por vidi kion faras la viktimoj de la transformado.

Ĉiuj estis sur la supro de la plata roko, interparolante per tonoj tiom nelaŭtaj Kiki ne povis aŭdi kion ili diras.

“Ĉi tio certe estas misfortuno,” komentis la Sorĉisto en la formo de la Vulpo, “sed niaj trans- formiĝoj estas speco de sorĉo kiu estas tre facile nuligebla—kiam oni scias la kielon kaj havas la taŭgajn ilojn. La iloj estas en mia Nigra Valizo; sed kie estas la Valizo?”

Neniu sciis, ĉar neniu vidis Kikin Arun forflugi kun ĝi.

“Ni serĉu ĝin,” proponis Doroteo la Ŝafido.

Do ili foriris de la roko, kaj ili ĉiuj priserĉis la tutan liberan spacon sen trovi la Valizon da Magiiloj.

La Ansero serĉis egale fervore kiel la aliaj, ĉar se li povos trovi ĝin, li intencis kaŝi ĝin kie la Sorĉisto neniam povos trovi ĝin, ĉar se la Sorĉisto retransformos lin en lian naturan formon, kun la aliaj, oni tiam rekonos ke li estas Rugedo la Knomo, kaj oni pelos lin el la Lando Oz kaj tiel fiaskigos ĉiujn liajn esperojn konkeri.

Rugedo ne vere bedaŭris, nun kiam li pripensis la aferon, ke Kiki transformis la Ozulojn. La arbaraj bestoj, estas vere, tiom timas ke ili nun neniam konsentos transformiĝi en homojn, sed Kiki povos transformi ilin malgraŭ tio, kaj kiam ili jam havos homajn formojn, ne estos neeble instigi ilin konkeri la Ozulojn.

Do ne ĉio fuŝiĝis, pensis la maljuna Knomo, kaj plej bone estos rekuniĝi kun la Altula knabo kiu posedas la transformosekreton. Do, certiĝinte ke la valizo de la Sorĉisto ne estas en la libera spaco, la Ansero forvagis inter la arbojn kiam la aliaj ne atentis lin, kaj kiam li estis sufiĉe for por ke ili ne povu aŭdi lin, li komencis voki, “Kiki Aru! Kiki Aru! Kvak— kvak! Kiki Aru!”

La Knabo kaj la Virino, la Vulpo, la Ŝafido kaj la Kuniklo, ne povinte trovi la valizon, reiris al la roko, kaj ĉiu el ili havis tre strangan senton pri si.

“Kie estas la Ansero?” demandis la Sorĉisto.

“Evidente li forkuris,” respondis Doroteo. “Interesus scii kiu li estis.”

“Mi opinias,” diris Gugu la Reĝo, kiu estis la Dikulino, “ke la Ansero estis la fremdulo kiu proponis ke ni batalu la Ozulojn. Se tiel, lia transformo estis nur ruzo por trompi nin, kaj li nun iris rekuniĝi kun sia kamarado, tiu fia Le-Sim-Ago kiu obeis ĉiujn liajn ordonojn.”

“Kion ni faru nun?” demandis Doroteo. “Ĉu ni reiru al la Smeralda Urbo, kun niaj aktualaj formoj, kaj vizitu Glindan la Bonan kaj petu ŝin nuligi la sorĉojn?”

“Mi opinias ke jes,” respondis la Sorĉisto-Vulpo.

“Kaj ni kunprenu Gugun la Reĝon, kaj Glinda redonu al li lian naturan formon. Sed mi malvolonte postlasus mian Valizon da Magiiloj, ĉar sen ĝi mi perdus la plejparton de mia kapablo esti Sorĉisto. Ankaŭ, se mi reirus al la Smeralda Urbo en la formo de Vulpo, la popolo de Oz kredus min fuŝsorĉisto kaj ne plu respektus min.”

“Ni denove serĉu viajn ilojn,” sugestis la Malkuraĝa Leono, “kaj poste, se ni ne sukcesos trovi la Nigran Valizon ie en ĉi tiu arbaro, ni devos reiri hejmen en niaj nunaj formoj.”

“Kial vi venis ĉi tien?” demandis Gugu.

“Ni volis pruntepreni dekduon da simioj, por utiligo dum la naskiĝtago de Ozma,” klarigis la Sorĉisto. “Ni planis malgrandigi ilin, kaj lernigi al ili lertaĵojn, kaj meti ilin en la naskiĝtagan kukon de Ozma.”

“Nu,” diris la Reĝo de la Arbaro, “vi devos akiri konsenton de Rango la Griza Simio, por fari tion. Li komandas ĉiujn tribojn de simioj.”

“Estas nun jam tro malfrue,” diris Doroteo, bedaŭre.

“La plano estis belega, sed ni havas proprajn problemojn, kaj al mi tute ne plaĉas esti ŝafido.”

“Vi estas tre plaĉe lanuga,” diris la Malkuraĝa Leono.

“Ne gravas,” deklaris Doroteo. “Mi neniam tre fieris, sed mi preferus esti kia mi naskiĝis ol io ajn alia en la tuta mondo.”

La Vitra Kato, kvankam ĝi havis kelkajn neagrablajn kutimojn kaj emojn, tamen komprenis ke Trot kaj Kap’tano Vilĉjo estas ĝiaj amikoj, do ĝin ĉagrenis la embaraso en kiun ĝi metis ilin per sia konduko de ili al la Insulo de la Magia Floro. La rubia koro de la Vitra Kato estis malvarma kaj malmola, tamen ĝi ja estis koro, kaj havi koron, negrave kian, signifas ke oni havas iom da kompato al aliuloj. Sed la kurioza travidebla besto ne volis ke Trot kaj Kap’tano Vilĉjo sciu ke ĝi kompatas ilin, tial ĝi tre malrapide movis sin ĝis ĝi transiris la riveron kaj estis nevidebla inter la arboj de la arbaro. Poste ĝi rekte celis la Smeraldan Urbon, kaj tiel rapide trotis ke ĝi estis kvazaŭ kristala nebulaĵeto transiranta la valojn kaj ebenaĵojn. Ĉar ĝi konsistis el vitro, la kato estis nelacigebla, kaj ĉar ĝi ne havis kaŭzon prokrasti, ĝi atingis la palacon de Ozma mirige rapide.

“Kie estas la Sorĉisto?” ĝi demandis al la Palruĝa Katido, kiu estis volviĝinta en la sunbrilo sur la plej malalta ŝtupo de la enirejo de la palaco.

“Ne ĝenu min,” pigre respondis la Palruĝa Katido, kies nomo estis Heŭreka.

“Mi devas tuj trovi la Sorĉiston!” diris la Vitra Kato.

“Do serĉu lin,” konsilis Heŭreka, kaj ĝi reendorm- iĝis.

La Vitra Kato rapidis supren laŭ la ŝtuparo kaj trovis Toton, la malgrandan nigran hundon de Doroteo.

“Kie estas la Sorĉisto?” demandis la Kato.

“Forveturis kun Doroteo,” respondis Toto.

“Kiam kaj kien ili foriris?” demandis la Kato.

“Ili foriris hieraŭ, kaj mi aŭdis ilin diri ke ili iros al la Granda Arbaro en la Manĝtula Lando.”

“Ve,” diris la Vitra Kato; “tre longa veturo.”

“Sed ili rajdas la Malsatan Tigron kaj la Mal- kuraĝan Leonon,” klarigis Toto, “kaj la Sorĉisto kunportas sian Nigran Valizon da Magiiloj.”

La Vitra Kato bone konis la Grandan Arbaron de Gugu, ĉar ĝi jam multfoje veturis tra tiu arbaro dum ĝi traveturis la Landon Oz. Kaj ĝi memoris ke la Arbaro de Gugu estas pli proksima al la Insulo de la Magia Floro ol estas la Smeralda Urbo, kaj tial, se ĝi sukcesos trovi la Sorĉiston, ĝi povos gvidi lin trans la Gilikulan Landon al kie Trot kaj Kap’tano Vilĉjo estas kaptitaj. Ĝi estas sovaĝa lando kaj malmulte traveturata, sed la Vitra Kato konis ĉiujn vojojn. Do tre malmulta tempo estos perdita, efektive.

Sen halti por demandi pli, la Kato kuris el la palaco for de la Smeralda Urbo, sekvante la plej rektan vojon al la Arbaro de Gugu. Denove la besto fulmis tra la lando kvazaŭ lumbrilo, kaj surprizus vin scii kiom rapide ĝi atingis la randon de la Granda Arbaro.

Ne estis simigardistoj inter la arboj por krii averton, kaj tio estis tiom nekutima ke la Vitra Kato miris. Pli enirinte la arbaron ĝi baldaŭ renkontis lupon, kiu unue forkuris pro teruriĝo. Sed, vidinte ke ĝi estas nur Vitra Kato, la Lupo haltis, kaj la Kato povis vidi ĝin tremi, kvazaŭ pro grandega timo.

“Kio okazas?” demandis la Kato.

“Terura Magiisto venis inter nin!” klarigis la Lupo, “kaj li ŝanĝas la formojn de la bestoj—fulmrapide— kaj sklavigas ĉiujn.”

La Vitra Kato ridetis kaj diris: “Nu, tio estas nur la Sorĉisto de Oz. Li sendube ludas per vi la arbaranoj, sed la Sorĉisto nenial damaĝus beston.”

“Mi ne parolas pri la Sorĉisto,” klarigis la Lupo.

“Kaj se la Sorĉisto de Oz estas tiu stranga vireto kiu rajdis grandan Tigron en la liberan spacon, lin ankaŭ transformis la terura Magiisto.”

“Transformis la Sorĉiston? Ho, tio estas neebla,”

deklaris la Vitra Kato.

“Ne estas neeble. Per miaj propraj okuloj mi vidis lin transformiĝi en la formon de Vulpo, kaj la knabino kiu estis kun li transformiĝis en lankovritan Ŝafidon.”

Tio vere surprizis la Vitran Katon.

“Kiam tio okazis?” ĝi demandis.

“Antaŭ nelonge en la libera spaco. Ĉiuj bestoj kuniĝis tie, sed ili forkuris kiam la Magiisto komencis transformadi, kaj mi estas dankema ke mi mem eskapis en mia natura formo. Sed mi ankoraŭ timas, kaj mi kaŝos min ie.”

Dirinte tion la Lupo forkuris, kaj la Vitra Kato, kiu sciis kie estas la granda libera spaco, marŝis celante ĝin. Sed nun ĝi marŝis malpli rapide, kaj ĝia palruĝa cerbo ruliĝis kaj rotaciis rapidege ĉar ĝi pripensis la mirigan informon diritan de la Lupo.

Kiam la Vitra Kato atingis la liberan spacon, ĝi vidis Vulpon, Ŝafidon, Kuniklon, Manĝtulan knabon kaj dikan Gilikulinon, kiuj ĉiuj vagadas kvazaŭ- hazarde, ĉar denove ili serĉas la Nigran Valizon de Magiiloj.

La Kato rigardis ilin dum momento kaj poste ĝi marŝis malrapide en la liberan spacon. Tuj la Ŝafido kuris cele ĝin, kriante: “Ho, Sorĉisto, venis la Vitra Kato!”

“Kie, Doroteo?” demandis la Vulpo.

“Ĉi tie!”

La Knabo kaj la Virino kaj la Kuniklo nun iris al la Vulpo kaj la Ŝafido, kaj ili ĉiuj staris antaŭ la Vitra Kato kaj samtempe parolante, preskaŭ kiel ĥoro, ili demandis: “Ĉu vi vidis la Nigran Valizon?”

“Ofte,” respondis la Vitra Kato, “sed ne lastatempe.”

“Ĝi estas perdita,” diris la Vulpo, “kaj ni devas trovi ĝin.”

“Ĉu vi estas la Sorĉisto?” demandis la Kato.

“Jes.”

“Kaj kiuj estas la aliaj?”

“Mi estas Doroteo,” diris la Ŝafido.

“Mi estas la Malkuraĝa Leono,” diris la Manĝtula knabo.

“Mi estas la Malsata Tigro,” diris la Kuniklo.

“Mi estas Gugu, Reĝo de la Arbaro,” diris la Dikulino.

La Vitra Kato sidis sur siaj malantaŭaj kruroj kaj ekridis. “Jadi, kia ridinda grupo!” kriis la Besto. “Kiu tiel ludas per vi?”

“Tute ne temas pri ludo,” deklaris la Sorĉisto.

“Temas pri kruela, fia transformo, kaj la Magiisto farinta tion havas leonan kapon, simian korpon, aglajn flugilojn kaj rondan pilkon sur la finaĵo de sia vosto.”

La Vitra Kato denove ridis. “La Magiisto do aspektas pli ridinda ol vi,” ĝi diris. “Kie li nun estas?”

“Ie en la arbaro,” diris la Malkuraĝa Leono. “Li simple saltis en tiun altan aceron tie, ĉar li povas grimpi kiel simio kaj flugi kiel aglo, kaj poste li malaperis en la arbaron.”

“Kaj estis alia Magiisto tute simila al li, kiu estis lia amiko,” aldonis Doroteo, “sed ili verŝajne kverelis, ĉar la plej fia ŝanĝis sian amikon en la formon de Ansero.”

“Kaj kie estas la Ansero?” demandis la Kato, ĉirkaŭrigardante.

“Sendube li foriris por trovi sian amikon,” respondis Gugu la Reĝo. “Sed Ansero ne povas rapide veturi, do ni povus facile trovi lin se ni dezirus.”

“Plej malbone,” diris la Sorĉisto, “estas ke mia Nigra Valizo perdiĝis. Ĝi malaperis kiam mi trans- formiĝis. Se mi povus trovi ĝin mi povus facile nuligi la sorĉojn per mia magio, kaj ni rericevus niajn naturajn formojn. Ĉu vi helpos nin serĉi la Nigran Valizon, Amiko Kata?”

“Kompreneble,” respondis la Vitra Kato. “Sed verŝajne la fremda Magiisto forportis ĝin kun si. Se li estas magiisto, li scias ke vi bezonas tiun Valizon, kaj eble li timas vian magion. Do li verŝajne kunportis la Valizon, kaj vi nur revidos ĝin se vi trovos la Magiiston.”

“Tio sonas prava,” komencis la Ŝafido, kiu estis Doroteo. “Tiu palruĝa cerbo via evidente bone funkcias hodiaŭ.”

“Se la Vitra Kato ja estas prava,” diris la Sorĉisto solenavoĉe, “multaj problemoj renkontos nin. Tiu Magiisto estas danĝera, kaj se ni proksimiĝos al li li eble transformos nin malpli plaĉe.”

“Mi ne komprenas kiel povus esti malpli plaĉe,”

grumblis Gugu, indigna ĉar li devis aperi en la formo de dika virino.

“Ĉiuokaze,” diris la Malkuraĝa Leono, “nia plej bona plano estas trovi la Magiiston kaj strebi forpreni de li la Nigran Valizon. Eble ni sukcesos ŝteli ĝin, aŭ eble ni povos persvadi lin redoni ĝin al ni.”

“Kial ne unue trovi la Anseron?” demandis Doro- teo. “La Ansero koleros pro la Magiisto, kaj eble li povos helpi nin.”

“Ne malbona ideo,” respondis la Sorĉisto. “Venu, Amikoj; ni trovu tiun Anseron. Ni disiru kaj serĉu diversdirekte, kaj kiu la unua trovos la Anseron konduku lin ĉi tien, kie ni ĉiuj rerenkontiĝos post unu horo.”

La Sorĉisto Lernas la Magian Vorton.

Nu, la Ansero estis la transformita maljuna Rugedo, kiu iam estis Reĝo de la Knomoj, kaj li eĉ pli ol la aliaj transformitoj koleris kontraŭ Kiki Aru. La Knomo malamis ĉion birdecan, ĉar birdoj demetas ovojn kaj ovojn timas ĉiuj Knomoj pli ol ĉion alian en la mondo. Ansero estas ankaŭ malsaĝa birdo, kaj Rugedo ege hontis pro la formo kiun li nun devas surhavi. Kaj lin tremigis la penso ke la Ansero eble demetos ovon!

Do la Knomo timis sin mem kaj timis ĉion ĉirkaŭ li. Se ovo tuŝus lin li povus detruiĝi, kaj preskaŭ ĉiu besto renkontota en la arbaro povus facile konkeri lin. Kaj tiel finiĝus maljuna Rugedo la Knomo.

Aparte de tiuj timoj, tamen, lin plenigis kolero kontraŭ Kiki, kiun li intencis kapti per lerta ŝtelo for de li de la Magia Vorto. Sendube la knabo freneziĝinte fuŝis ĉion, sed Rugedo sciis ke la alveno de la Sorĉisto timigis Kikin, kaj li ne bedaŭris ke la knabo transformis la Sorĉiston kaj Doroteon kaj senpovigis ilin. Lia propra trans- formiĝo ĉagrenis lin kaj indignigis lin, do li kuris tra la arbaro serĉante Kikin, por akiri pli bonan formon kaj kaĵoli la knabon plenumi la planojn konkeri la Landon Oz.

Kiki Aru ne foriris tre malproksimen, ĉar li surprizis sin kaj ne nur la aliajn per la rapidaj transformoj kaj ne klare sciis kion fari. Rugedo la Knomo estis aroganta kaj ruza, kaj Kiki sciis ke ne eblas dependi de li; sed la Knomo povis plani kaj komploti, kaj la Altula knabo ne estis sufiĉe saĝa por fari tion, do, kiam li subrigardis tra la branĉoj de arbo kaj vidis Anseron anserpaŝadi sur la tero kaj aŭdis ĝin krii, “Kiki Aru! Kvak—kvak!

Kiki Aru!” la knabo respondis nelaŭtavoĉe, “Jen mi,” kaj svingis sin al la plej malalta branĉo de la arbo.

La Ansero supren rigardis kaj vidis lin.

“Vi fuŝis ĉion terure!” kriis la Ansero. “Kial vi faris tion?”

“Ĉar mi volis,” respondis Kiki. “Vi agis kvazaŭ mi estas via sklavo, kaj mi volis montri al tiuj arbaruloj ke mi estas pli potenca ol vi.”

La Ansero siblis mallaŭte, sed Kiki ne aŭdis tion.

Maljuna Rugedo rapide resaĝigis sin kaj murmuris al si: “Vere ansermensa estas tiu knabo, kvankam mi havas la anseran formon. Mi milde traktos lin nun, kaj feroce kiam mi superfortos lin.” Li pervoĉe diris al Kiki: “Nu, de nun mi kontente agnoskos ke vi estas la mastro. Vi fuŝis ĉion, kiel mi diris, sed ni ankoraŭ povos konkeri Ozon.”

“Kiel?” demandis la knabo.

“Unue redonu al mi la formon de la Le-Sim-Ago, kaj poste ni povos pli facile interparoli,” sugestis la Knomo.

“Atendu momenton, do,” diris Kiki, kaj li grimpis iom pli supren en la arbo. Tie li flustris la Magian Vorton kaj la Ansero fariĝis Le-Sim-Ago, kiel antaŭe.

“Bone!” diris la Knomo, al kiu tio multe plaĉis, dum Kiki alflankiĝis al li saltante de la arbo. “Nun ni trovu trankvilan lokon kie ni povos paroli kaj la bestoj ne povos aŭdi nin.”

Do la duo ekmarŝis kaj transiris la arbaron ĝis ili atingis lokon kie la arboj ne estis tiom altaj nek tiom proksimaj unuj al la aliaj, kaj inter tiuj disaj arboj estis alia libera spaco, ne tiel granda kiel la unua kie la bestoj kunrenkontiĝis. Starante ĉe la rando de tiu libera spaco kaj transrigardante, ili vidis la arbojn ĉe la transa flanko plenaj je simioj, kiuj interbabiladis tre vigle pri la eventoj kiujn ili vidis dum la kunveno.

La maljuna Knomo flustris al Kiki ke li ne eniru la liberan spacon nek lasu ke la simioj vidu lin.

“Kial ne?” demandis la knabo, retirante sin.

“Ĉar tiuj simioj estos nia armeo—la armeo konkeronta Ozon,” diris la Knomo. “Sidiĝu kun mi, Kiki, kaj silentu, kaj mi klarigos al vi mian planon.”

Nu, nek Kiki Aru nek Rugedo rimarkis ke ruza Lupo sekvis ilin jam de la arbo kie la Ansero estis transformita en Le-Sim-Agon. Efektive, tiu Lupo, kiu ja estis la Sorĉisto de Oz, vidis la transformiĝon de la Ansero kaj nun decidis rigardi la sekvon kaj trovi kion ili poste faros.

Lupo povas trairi arbaron tre rapide, sen fari bruon, do la malamikoj de la Sorĉisto ne suspektis lian ĉeeston. Sed kiam ili sidiĝis apud la rando de la libera spaco, por paroli, kun siaj dorsoj kontraŭ li, la Sorĉisto ne sciis ĉu riski vidiĝon, per alrampo al pli proksima pozicio por aŭdi iliajn parolojn, aŭ ĉu estus preferinde kaŝi sin ĝis ili formoviĝos.

Dum li pripensis tiun demandon li trovis apud si grandan arbon kiu havas kavan trunkon, kaj estas ronda truo en tiu arbo, ĉirkaŭ metron super la tero.

La Sorĉisto-Lupo decidis ke estos pli sekure por li kaŝi sin interne de la kava arbo, do li saltis en la truon kaj kaŭriĝis en la kavo, tiel ke liaj okuloj ĝuste atingis la randon de la truo per kiu li eniris, kaj de tie li rigardis la formojn de la du Le-Sim- Agoj.

“Jen mia plano,” diris la Knomo al Kiki, parol- ante tiel mallaŭte ke la Sorĉisto nur povis aŭdi la bruon de lia voĉo. “Ĉar vi povas transformi ion ajn en kiun ajn formon laŭvole, ni transformos tiujn simiojn en armeon, kaj per tiu armeo ni konkeros la Ozulojn.”

“La simioj ne faros grandan armeon,” obĵetis Kiki.

“Ni bezonas fortan armeon, sed ne multe- nombran,” respondis la Knomo. “Vi transformos ĉiun simion en gigantan viron, vestitan per bela uniformo kaj armitan per akra glavo. Estas kvindek simioj tie kaj kvindek gigantoj estos sufiĉe granda armeo.”

“Kion ili faros per la glavoj?” demandis Kiki.

“Nenio povas mortigi la Ozulojn.”

“Vi pravas,” diris Rugedo. “La Ozuloj ne estas mortigeblaj, sed eblas distranĉi ilin en eretojn, kaj kvankam ĉiu ereto estos vivanta, ni povos disŝuti la erojn tiel ke ili estos tute senpovaj. Tial la Ozuloj timos la glavojn de nia armeo, kaj ni facile konkeros ilin.”

“Tio sonas bona ideo,” respondis la knabo, aprobe.

“Kaj tiuokaze ni ne bezonos ĝeni nin pri la aliaj bestoj de la arbaro.”

“Prave; vi timigis la bestojn, kaj ili ne plu konsentus helpi nin konkeri Ozon. Sed tiuj simioj estas malsaĝuloj, kaj transformite en Gigantojn ili agos precize kiel ni volos kaj obeos niajn ordonojn.

Ĉu vi povos transformi ilin ĉiujn samtempe?”

“Ne; mi devos transformi ilin unuope,” diris Kiki.

“Sed la kvindek transformoj estos fareblaj dum ĉirkaŭ unu horo. Restu ĉi tie, Rugedo, kaj mi ŝanĝos la unuan simion—tiun maldekstre, ĉe la finaĵo de la branĉo—en Giganton kun glavo.”

“Kien vi iros?” demandis la Knomo.

“Mi devas nepre ne paroli la Magian Vorton dum ĉeestas alia persono,” deklaris Kiki, kiu firme decidis ne permesi ke lia perfidema kunulo lernu lian sekreton, “do mi iros al loko kie vi ne povos aŭdi min.”

Rugedo la Knomo ĉagreniĝis, sed li ankoraŭ esperis surpriztrovi la knabon kaj kapti el li la Magian Vorton. Do li nur gestis jese per sia leonkapo, kaj Kiki levis sin kaj eniris iomete la arbaron. Tie li rimarkis kavan arbon, kaj hazarde ĝi estis la sama kava arbo en kiu la Sorĉisto de Oz, nun havanta formon de Vulpo, kaŝis sin.

Dum Kiki kuris al la arbo la Vulpo mallevis sian kapon tiel ke ĝi estis nevidebla en la obskura kavo sub la truo, kaj poste Kiki metis sian vizaĝon en la truon kaj flustris: “Mi volas ke tiu simio sur la maldekstra branĉo fariĝu Giganto dek kvin metrojn alta, vestita per uniformo kaj kun akra glavo—P y r z q x g l !”

Post tio li rekuris al Rugedo, sed la Sorĉisto-Vulpo tute klare aŭdis ĉiun vorton diritan de li.

La simio tuj transformiĝis en la Giganton, kaj la Giganto estis tiom granda ke dum li staris sur la tero lia kapo estis pli alta ol la arboj de la arbaro. La simioj multe bruis sed ŝajne ne komprenis ke la Giganto estas unu el ili mem.

“Bone!” kriis la Knomo. “Rapidu, Kiki, transformu la aliajn.”

Do Kiki rekuris al la arbo kaj metinte sian vizaĝon al la kavo, flustris: “Mi volas ke la sekva simio estu precize kia la unua—P y r z q x g l !”

Denove la Sorĉisto-Vulpo aŭdis la Magian Vorton, kaj precize kiel ĝi estas prononcenda. Sed li sidis senmove en la kavo kaj atendis por denove aŭdi ĝin, tiel ke ĝi estos gravurita sur lia menso kaj li ne forgesos ĝin.

Kiki ripete kuris al la rando de la arbaro kaj reen al la kava arbo ĝis li flustris la Magian Vorton sesfoje kaj ses simioj estis transformitaj en ses grandegajn gigantojn. Tiam la Sorĉisto decidis eksperimenti kaj mem uzi la Magian Vorton. Do, dum Kiki rekuris al la Knomo, la Vulpo puŝis sian kapon el la kavo kaj diris nelaŭte: “Mi volas ke tiu besto kiu kuras fariĝu hikorinukso—P y r z q x g l !”

Tuj la Le-Sim-Aga formo de Kiki Aru la Altulo malaperis kaj malgranda hikorinukso ruliĝis sur la tero dum momento kaj poste kvietiĝis.

La Sorĉisto multe ĝojis, kaj saltis el la kavo ĝuste kiam Rugedo ĉirkaŭrigardis por vidi kio okazis al Kiki. La Knomo vidis la Vulpon sed ne Kikin, do li rapide surpiediĝis. La Sorĉisto ne sciis kiom potenca la kurioza besto estas, do li decidis neniun riskon ebligi.

“Mi volas ke tiu besto fariĝu juglando— P y r z q x g l !” li diris laŭte. Sed li ne tute ĝuste prononcis la Magian Vorton, kaj la formo de Rugedo ne ŝanĝiĝis. Sed la Knomo tuj komprenis ke “P y r z q x g l !” estas la Magia Vorto, do li kuris direkte al la Vulpo kriante: “Mi volas ke vi fariĝu Ansero—P y r z q x g l !”

Sed ankaŭ la Knomo misprononcis la vorton, ĉar ĝi ja nur unufoje aŭdis ĝin parolata, kaj tiam la prononcmaniero estis erara. Do la Vulpo ne trans- formiĝis, sed ĝi devis forkuri por ne kaptiĝi de la kolera Knomo.

Rugedo nun komencis prononci la Magian Vorton laŭ ĉiu maniero kiun li povis elpensi, esperante trovi la ĝustan, kaj la Vulpo, kaŝite de arbusto, iom timis ke eble li sukcesos. Tamen, la Sorĉisto, kiu kutimis je magiaj artoj, restis trankvila kaj baldaŭ memoris precize kiel Kiki Aru prononcis la vorton. Do li ripetis la frazon kiun li jam antaŭe diris kaj Rugedo la Knomo fariĝis ordinara juglando.

La Sorĉisto nun rampis de malantaŭ la arbusto kaj diris: “Mi volas rehavi mian naturan formon— P y r z q x g l !”

Tuj li estis la Sorĉisto de Oz, kaj preninte la hikorinukson kaj la juglandon, kaj zorge metinte ilin en sian poŝon, li rekuris al la granda libera spaco.

Doroteo la Ŝafido blekis pro ĝojo kiam ŝi vidis sian malnovan amikon kun lia natura formo denove. La aliaj estis ĉiuj tie, ĉar ili ankoraŭ ne trovis la Anseron.

La dika Gilikulino, la Manĝtula knabo, la Kuniklo kaj la Vitra Kato tuj kuris al la Sorĉisto kaj demandis pri kio okazis.

Antaŭ ol klarigi al ili ion pri siaj aventuroj, li transformis ĉiujn—escepte de la Vitra Kato, kompreneble—en iliajn naturajn formojn, kaj kiam ilia ĝojo permesis ke ili trankviliĝu iomete, li parolis pri kiel li hazarde trovis la sekreton de la Magiisto kaj povis ŝanĝi la du Le-Sim-Agojn en formojn ne kapablajn paroli, tiel ke ili ne povos helpi sin. Kaj la malgranda Sorĉisto montris al siaj mirantaj amikoj la hikorinukson kaj la juglandon por pruvi ke li parolis la veron.

“Sed—atentu!”—kriis Doroteo. “Kio okazis al tiuj Gigantaj Soldatoj kiuj antaŭe estis simioj?”

“Mi tute forgesis ilin!” agnoskis la Sorĉisto; “sed mi supozas ke ili ankoraŭ staras en la arbaro.”

La Soleca Anaso

Trot kaj Kap’tano Vilĉjo staris antaŭ la Magia Floro, vere enradikiĝinte en tiu loko.

“Ĉu vi malsategas?”

demandis la knabineto, profunde ĝemante, ĉar ŝi jam staris tie dum multaj horoj.

“Nu,” respondis la velisto, “mi n’ diras ke mi ne povus manĝi, Trot—se manĝo estus disponebla—sed mi supozas ke maljunuloj ne tiom malsatas kiom junuloj.”

“Mi malcertas pri tio, Kap’tano Vilĉjo,” ŝi diris penseme. “Eble aĝo kaŭzas dif ’rencon, sed mi opinias ke grandeco faras pli grandan dif ’rencon. Ĉar vi estas duoble pli granda ol mi, vi devus esti duoble pli malsata.”

“Mi esperas ke jes,” li respondis, “ĉar mi povos elteni iom pli longe. Mi ja esperas ke la Vitra Kato rapidos, kaj mi esperas ke la Sorĉisto ne prokrastos veni al ni.”

Trot denove ĝemis kaj rigardis la mirindan Magian Floron, ĉar nenio alia estis farebla. Ĝuste nun bela grupo da palruĝaj peonioj burĝonis kaj floris, sed baldaŭ ili fadis, kaj amaso da malhelbluaj lilioj anstataŭis ilin. Poste kelkaj flavaj krizantemoj floris sur la planto, kaj kiam ili plene malfermis siajn petalojn kaj perfektiĝis, ili cedis al aro da blankaj floraj buloj kun karmezinaj makuloj—floro kian neniam antaŭe vidis Trot.

“Sed min ege tedas rigardi florojn kaj florojn kaj florojn,” ŝi diris senpacience.

“Ili estas vere belaj,” komentis Kap’tano Vilĉjo.

“Mi scias; kaj se eblus veni kaj rigardi la Magian Floron nur kiam oni volas, estus tre bone, sed devi stari kaj rigardi ĝin negrave ĉu aŭ ne oni volas, ne estas tre plaĉe. Mi volegas, Kap’tano Vilĉjo, ke tiu planto iom fruktu anstataŭ flori.”

Apenaŭ ŝi parolis kiam la blankaj buloj kun karmezinaj makuloj fadis kaj amaso da belaj maturaj persikoj anstataŭis ilin. Kun krio de miksitaj surprizo kaj ĝojo Trot etendis brakon kaj plukis persikon de la arbusto kaj komencis manĝi ĝin. Ŝi trovis ĝin tre bongusta. Kap’tanon Vilĉjon iom senkomprenigis la tuja plenumiĝo de la volo de la knabino, do antaŭ ol li povis pluki persikon ili fadis kaj bananoj anstataŭis ilin. “Prenu, Kap’tano!” kriis Trot, kaj ankoraŭ dum ŝi manĝis la persikon ŝi prenis bananon per sia alia mano kaj ŝiris ĝin de la arbusto.

La maljuna velisto ankoraŭ estis senkomprena. Li ja etendis manon, sed li tro malfruis, ĉar jam la bananoj malaperis kaj limonoj anstataŭis ilin.

“Pŝa!” kriis Trot. “Ne eblas manĝi tiujn; sed atentu, Kap’tano, io nova aperos.”

Kokosoj sekvis, sed Kap’tano Vilĉjo kapneis.

“N’ povas malfermi ilin,” li komentis, “ĉar ni havas nenion per kiu bati ilin.”

“Tamen prenu,” konsilis Trot; sed jam malaperis la kokosoj, kaj malhele purpuraj pirformaj fruktoj kiujn ambaŭ ne konis anstataŭis ilin. Denove Kap’tano Vilĉjo hezitis, kaj Trot diris al li: “Vi devus preni persikon kaj bananon, same kiel mi. Se vi ne atentos, Kap’tano, vi nenion prenos. Nu, mi dividos kun vi mian bananon.”

Jam dum ŝi parolis la Magia Planto kovriĝis per grandaj ruĝaj pomoj kiuj kreskis sur ĉiu branĉo.

Kap’tano Vilĉjo ne plu hezitis. Li prenis per du manoj, plukante du pomojn, sed Trot trovis nur sufiĉe da tempo por pluki unu antaŭ ol ili malaperis.

“Kurioze,” komentis la velisto, dum li maĉis sian pomon, “tiuj fruktoj estas tre bone manĝeblaj kiam oni prenis ilin, sed ekmalaperas se ili restas sur la arbusto.”

“Ĉio estas kurioza,” deklaris la knabino, “kaj ne povus okazi en alia lando ol ĉi tiu kie magio estas kutima. Jen citronoj. Ne pluku ilin, ĉar ili maldolĉigas la buŝon kaj—Ho! jen prunoj!” ŝi puŝis sian pomon en la poŝon de sia antaŭvestaĵo kaj prenis tri prunojn—ĉiu preskaŭ granda kiel ovo—antaŭ ol ili malaperis. Ankaŭ Kap’tano Vilĉjo prenis kelkajn, sed ambaŭ estis tro malsataj por pli da manĝoprokrasto, do ili komencis manĝi siajn pomojn kaj prunojn dum la magia arbusto aperigis ĉiajn fruktojn, unu post la alia. La Kap’tano ĉesis manĝi nelonge por pluki belan kantalupon, kiun li tenis sub la brako, kaj Trot, fin- manĝinte siajn prunojn, prenis manplenon da ĉerizoj kaj oranĝon; sed kiam preskaŭ ĉiu specio de fruktoj jam aperis sur la arbusto, la rikolto ĉesis kaj nur floroj aperis sur ĝi, kiel antaŭe.

“Kial ĝi rekomencis flori?” meditis Trot, al kiu tio ne ĉagrenis ĉar ŝi jam manĝis sufiĉajn fruktojn por satiĝi.

“Nu, vi nur volis ke ĝi ‘iom’ fruktu,” diris la velisto, “do tiel estis. Eble se vi dirus ‘ĉiam’, Trot, ĉiam estus fruktoj.”

“Sed kial ĝi plenumas mian deziron?” demandis la knabino. “Mi ne estas feino aŭ sorĉistino aŭ ia magiulino.”

“Verŝajne,” respondis Kap’tano Vilĉjo, “ĉi tiu insul- eto estas magia insulo, kaj kiu ajn sur ĝi povas ordoni al la arbusto kion ĝi produktu, kaj ĝi produktas tion.”

“Ĉu eble mi povus voli ion alian, Kap’tanon, kaj ĝi produktus ĝin?” ŝi demandis fervore.

“Pri kio vi pensas, Trot?”

“Ke mi volu ke tiuj radikoj sur niaj piedoj malaperu kaj ni liberiĝu.”

“Provu, Trot.”

Do ŝi provis, sed la volo tute ne efikis.

“Mem provu, Kap’tano,” ŝi proponis.

Do Kap’tano diris tiun volon, sen pli bona rezulto.

“Ne,” diris li, “ne utilas; voloj devas rilati al la Magia Planto; sed min ĝojigas ke ni povas instigi ĝin produkti fruktojn, ĉar nun ni scias ke ni ne malsatos antaŭ ol la Sorĉisto atingos nin.”

“Sed min lacigas tiom longe stari ĉi tie,” plendis la knabino. “Se mi nur povus levi unu piedon por ripozigi ĝin, mi havus pli bonan senton.”

“Ankaŭ mi, Trot. Mi jam rimarkis ke se oni devas fari ion, kaj ne povas ne fari ĝin, ĝi fariĝas nedezirata tre rapide.”

“Kiu ne povas levi la piedojn ne scias kia beno tio estas,” diris Trot penseme. “Mi neniam antaŭe sciis kiom plezurige estas levi unu piedon kaj poste alian, kiam ajn oni deziras.”

“Pri multaj aferoj oni ne konscias pri la plezuro,”

respondis la velisto. “Se io preskaŭ ĉesigus spiradon, oni kredus ke libera spirado estas la plej bela ago en la vivo. Kiam oni sanas, oni ne konscias kia ĝuo tio estas, sed kiam oni malsanas oni memoras pri kiam oni sanis, kaj deziregas la revenon de tio. La plej multaj personoj forgesas danki al Dio ĉar Li donis al ili du bonajn krurojn, ĝis ili perdas kruron, kiel mi; kaj estas tiam tro malfrue, oni nur povas laŭdi Dion ĉar Li lasis unu kruron.”

“Via ligna kruro estas sufiĉe bona, Kap’tano,” ŝi komentis, rigardante ĝin atente. “Ĉiukaze, ĝi ne radikiĝas sur Magia Insulo, kiel niaj viandaj kruroj.”

“Mi ne plendas,” diris Kap’tano Vilĉjo. “Kio naĝas nidirekten, Trot?” li demandis, transrigardante la Magian Floron kaj la akvon.

La knabino ankaŭ rigardis kaj respondis: “Ia birdo. Kia anaso, sed mi neniam vidis anason tiom multekoloran.”

La birdo naĝis rapide kaj gracie cele la Magian Insulon, kaj, dum ĝi proksimiĝis ĝia belege kolorita plumaro mirigis ilin. La plumoj estis de multaj specoj de brilantaj verdoj kaj bluoj kaj purpuroj, kaj ĝi havis flavan kapon kun ruĝa plumo, kaj palruĝo, blanko kaj violo en la vosto. Kiam ĝi atingis la Insulon, ĝi surteriĝis kaj proksimiĝis al ili, paŝante malrapide kaj turnante sian kapon unue al unu flanko kaj poste al la alia, por vidi la knabinon kaj la veliston pli bone.

“Vi estas fremduloj,” diris la birdo, haltinte apud ili, “kaj vin kaptis la Magia Insulo.”

“Jes,” respondis Trot, ĝemante; “ni radikiĝis. Sed mi esperas ke ni ne kreskos.”

“Vi malgrandiĝos,” diris la Birdo. “Vi pli malgrandiĝos ĉiutage, ĝis post kelka tempo neniom da vi restos. Tiel estas kutime, sur ĉi tiu Magia Insulo.”

“Kiel vi scias tion, kaj kiu vi estas, do?” demandis Kap’tano Vilĉjo.

“Mi estas la Soleca Anaso,” respondis la birdo. “Mi supozas ke vi aŭdis pri mi, ĉu?”

“Ne,” diris Trot, “efektive ne. Kial vi estas soleca?”

“Nu, mankas al mi familio kaj parencoj,”

respondis la Anaso.

“Ĉu vi ne havas amikojn?”

“Nenian amikon. Kaj mi konas nenion farindan.

Mi jam longe vivis, kaj mi devos vivi por ĉiam, ĉar mi apartenas al la Lando Oz, kie neniu vivanto mortas. Pripensu tion: oni ekzistas jaron post jaro, sen amikoj, sen familio, kun nenio farinda! Ĉu mirigas vin ke mi estas soleca?”

“Kial vi ne amikigas kelkulojn, kaj trovas ion farindan?” demandis Kap’tano Vilĉjo.

“Mi ne povas amikiĝi, ĉar ĉiu renkontato—birdo, besto aŭ persono—malagrablas al mi. Post kelkaj minutoj mi ne plu povos toleri vian kuneston, kaj mi foriros kaj forlasos vin,” diris la Soleca Anaso. “Kaj pri farindaĵoj—nu, ne utilas. Kiam ajn mi renkontas ulon, tiu faras ion, do mi decidis ke tio estas banala kaj seninteresa kaj mi preferas resti soleca.”

“Ĉu ne necesas ke vi ĉasu manĝaĵojn?” demandis Trot.

“Ne. En mia diamanta palaco, iom for laŭ la rivero, manĝaĵoj magie produktiĝas por mi; sed mi malofte manĝas, ĉar tio estas tre banala.”

“Klare vi estas Magiista Anaso,” komentis Kap’tano Vilĉjo.

“Kial?”

“Nu, ordinaraj anasoj ne havas diamantajn palacojn kaj magiajn manĝaĵojn, kiel vi.”

“Vere; kaj ankaŭ pro tio mi estas soleca.

Memoru ke mi estas la sola Anaso en la Lando Oz, kaj mi ne similas al iu alia anaso en la ekstera mondo.”

“Ŝajnas al mi ke al vi plaĉas esti soleca,” rimarkis Kap’tano Vilĉjo.

“Mi ne povas diri ke vere plaĉas,” respondis la Anaso, “sed ĉar ŝajne tia estas mia sorto, mi iom fieras pro ĝi.”

“Ĉu vi scias kial ununura, sola Anaso estas en la Lando Oz?” demandis Trot, scivoleme.

“Iam mi sciis la kialon, antaŭ multaj jaroj, sed mi plene forgesis,” deklaris la Anaso. “La kialo de io neniam estas egale grava kiel la afero mem, do ne utilas memori ion pli ol ke mi estas soleca.”

“Mi kredas ke vi estus pli feliĉa se vi provus fari ion,” asertis Trot. “Kvankam vi povas fari nenion por vi mem, vi povas fari ion por aliaj, kaj tiel vi akirus multajn amikojn kaj ne plu estus soleca.”

“Nun vi fariĝas malagrabla,” diris la Soleca Anaso, “kaj mi devos foriri kaj forlasi vin.”

“Ĉu vi tute ne povas helpi nin?” petegis la knabino. “Se estas ia magio pri vi, eble vi povos helpi nin eskapi el ĉi tiu aĉa situacio.”

“Mi ne havas sufiĉe fortan magion por liberigi vin de la Magia Insulo,” respondis la Soleca Anaso. “Mi posedas nur tre simplan magion, sed ĝi sufiĉas por miaj propraj bezonoj.”

“Se nur ni povus sidi iom, ni povus pli bone elteni,” diris Trot, “sed ni havas nenion sur kiu sidi.”

“Do vi devos elteni,” diris la Soleca Anaso.

“Eble vi havas sufiĉan magion por doni al ni du taburetojn,” sugestis Kap’tano Vilĉjo.

“Anaso ja ne scius por kio utilas taburetoj,” estis la respondo.

“Sed vi estas malsimila al ĉiuj aliaj anasoj.”

“Estas vere.” La stranga besto ŝajne pensis dum momento, rigardante ilin akre per siaj rondaj nigraj okuloj. Poste ĝi diris: “Kelkfoje, kiam la sunbrilo estas varmega, mi kreskigas agarikon por ŝirmi min de ĝiaj radioj. Eble vi povus sidi sur agarikoj.”

“Nu, se ili estus sufiĉe fortaj, ili taŭgus,” respondis Kap’tano Vilĉjo.

“Do antaŭ ol foriri mi donos al vi duon da ili,”

diris la Soleca Anaso, kaj ĝi komencis paŝadi laŭ malgranda cirklo. Ĝi ĉirkaŭiris la cirklon dekstren trifoje, kaj poste maldekstren trifoje. Post tio ĝi retroensaltetis trifoje kaj antaŭensaltetis trifoje.

“Kion vi faras?” demandis Trot.

“Ne interrompu. Temas pri sorĉkanto,” respondis la Soleca Anaso, sed nun ĝi komencis fari sinsekvon da nelaŭtaj bruetoj kiuj sonis kvake kaj ŝajne signifis tute nenion. Kaj ĝi daŭrigis tiujn sonojn tiom longe ke Trot fine kriis: “Ĉu eble vi povos rapide fini tiun sorĉaĵon? Se vi bezonos la tutan someron por fari duon da agarikoj, vi estas ne tre lerta magiisto.”

“Mi diris ke vi ne interrompu,” diris la Soleca Anaso severe. “Se vi fariĝos tro malagrabla, vi forpelos min antaŭ ol mi finos ĉi tiun sorĉkanton.”

Trot silentis post la riproĉo, kaj la Anaso daŭrigis la kvakan murmuradon. Kap’tano Vilĉjo ridetis iom al si, kaj komentis al Trot per flustro: “Tiu senokupa birdo Solecanasa multege daŭrigas la sorĉadon. Kaj mi tute ne certas ke la agarikoj valoros la sidon.”

Tamen eĉ dum li parolis la velisto sentis ion tuŝi lin malantaŭe, kaj, turninte sian kapon, li trovis ke granda agariko estas precize ĝustaloke kaj ĝusta- dimensia por sido. Ankaŭ troviĝis similaĵo malantaŭ Trot, kaj kun krio de plezuro la knabineto apogis sin per ĝi kaj trovis ĝin tre komforta sidilo—solida, tamen preskaŭ kia kuseno. Eĉ la pezego de Kap’tano Vilĉjo ne rompis lian agarikon, kaj kiam ambaŭ jam sidis, ili trovis ke la Soleca Anaso forpaŝis kaj nun estas ĉe la bordo de la akvo.

“Dankegon,” kriis Trot, kaj la velisto kriis: “Ni multe dankas vin!”

Sed la Soleca Anaso tute ne atentis. Ne eĉ rerigardinte ilin la bunta birdo eniris la akvon kaj gracie fornaĝis.

La Vitra Kato Trovas la Nigran Valizon

Kiam Kiki Aru transformis la ses simiojn en ses gigantajn soldatojn dek kvin metrojn altajn iliaj kapoj superiris la arbojn, kiuj en tiu parto de la arbaro estis ne tiom altaj kiom en kelkaj aliaj partoj; kaj kvankam la arboj estis iom disaj, la korpoj de la gigantaj soldatoj estis tiom grandaj ke ili tute plenigis la spacojn en kiuj ili staris kaj la branĉoj premis ilin ĉiuflanke.

Kompreneble, Kiki malsaĝe agis kiam li faris siajn soldatojn tiel grandaj, ĉar nun ili ne povis iri el la arbaro. Efektive, ili ne povis fari eĉ unu paŝon, ĉar ilin kaptis la arboj. Eĉ se ili estus en la malgranda libera spaco ili ne povus iri el ĝi, sed ili estis iom preter la libera spaco. Unue la aliaj simioj, nesorĉitaj, timis la soldatojn, kaj rapide forlasis tiun lokon, sed baldaŭ ili trovis ke la granduloj staras tute senmove, kvankam ili muĝas indigne pro sia transformiĝo, do la bando da simioj reiris al la loko kaj rigardis ilin scivoleme, ne divenante ke efektive ili estas simioj, iliaj propraj amikoj.

La soldatoj ne povis vidi ilin, ĉar iliaj kapoj estis super la arboj; ili eĉ ne povis levi siajn brakojn aŭ eltiri siajn akrajn glavojn, ĉar ilin tiel firme kuntenis la folioplenaj branĉoj. Do la simioj, trovinte la gigantojn senpovaj, komencis grimpadi sur iliaj korpoj, kaj baldaŭ la tuta bando sidis sur la ŝultroj de la gigantoj kaj rigardis iliajn vizaĝojn.

“Mi estas Ebu, via patro,” kriis unu soldato al simio kiu sidis sur lia maldekstra orelo, “sed iu kruela persono sorĉis min.”

“Mi estas via Onklo Peeker,” diris alia soldato al alia simio.

Do tre baldaŭ ĉiuj simioj sciis la veron kaj kompatis siajn amikojn kaj parencojn kaj koleris la personon—kiu ajn ĝi estis—kiu transformis ilin. Estis multa brua babilado inter la arbosuproj, kaj la bruo allogis aliajn simiojn, tiel ke la libera spaco kaj ĉiuj ĉirkaŭaj arboj estis plenaj je ili.

Rango la Griza Simio, kiu estis Ĉefo de ĉiuj simitriboj en la arbaro, aŭdis la bruegon kaj venis vidi kio okazas al lia popolo. Kaj Rango, ĉar li estis pli saĝa kaj pli sperta, tuj sciis ke la stranga magiisto kiu aspektis miksita besto respondecis pri la transformoj.

Li konsciis ke la ses gigantaj soldatoj estas senpovaj kaptitoj, pro sia grando, kaj li sciis ke li ne povas liberigi ilin. Do, kvankam li timis renkonti la teruran magiiston, li forrapidis al la granda libera spaco por informi Gugun la Reĝon pri kio okazis kaj trovi la Sorĉiston de Oz kaj instigi lin savi liajn ses sorĉitajn regatojn.

Rango kuris en la Grandan Liberan Spacon kiam la Sorĉisto ĵus redonis al la sorĉitoj ĉirkaŭ li iliajn naturajn formojn, kaj la Griza Simio ĝoje aŭdis ke la fia magiisto estas konkerita.

“Sed nun, ho potenca Sorĉisto, vi devas veni kun mi al kie ses el mia popolo estas transformitaj en ses grandajn gigantajn homojn,” li diris, “ĉar se ili devos resti tie, ilia feliĉo kaj iliaj estontaj vivoj ruiniĝos.”

La Sorĉisto ne tuj respondis, ĉar li opiniis ke jen bona oportuno akiri la konsenton de Rango preni kelkajn simiojn al la Smeralda Urbo por la naskiĝtaga kuko de Ozma.

“Vi petas de mi grandaĵon, ho Rango la Griza Simio,” diris li, “ĉar ju pli grandaj la gigantoj, des pli la forto de ilia sorĉiĝo, kaj des pli malfacile estos redoni al ili iliajn naturajn formojn. Tamen mi pripensos la aferon.”

La Sorĉisto iris al alia parto de la libera spaco kaj sidiĝis sur ŝtipo kaj aspektis profunde pensanta.

La Vitran Katon tre interesis la raporto de la Griza Simio kaj ŝi volis scii kiaj aspektas la gigantaj soldatoj. Aŭdinte ke iliaj kapoj etendiĝas ĝis super la arbosuproj, la Vitra Kato decidis ke se ŝi grimpos la altan avokadarbon kiu staras flanke de la libera spaco, eble ŝi povos vidi la kapojn de la gigantoj. Do, sen mencii sian celon, la kristala besto iris al la arbo kaj, pikinte la arboŝelon per siaj akraj vitraj ungoj, ŝi facile grimpis la arbon al ĝia plejsupro kaj, transrigardante la arbaron, vidis la ses gigantajn kapojn, kvankam ili estas nun tre distancaj. La vidaĵo ja estis rimarkinda, ĉar la grandegaj kapoj surportas enormajn soldatoĉapojn, kun ruĝaj kaj flavaj plumoj kaj aspektas tre ferocaj kaj teruraj, kvankam la simikoroj de la gigantoj tiumomente estas plenaj je timo.

Kontentiginte sian scivolemon, la Vitra Kato komencis malgrimpi la arbon malpli rapide. Subite ŝi ekvidis la nigran valizon de la Sorĉisto pendantan de branĉo de la arbo. Ŝi prenis la nigran valizon per siaj vitraj dentoj, kaj kvankam ĝi estis iom tro peza por tia malgranda besto, ŝi sukcesis liberigi ĝin kaj porti ĝin al la tero. Tie ŝi ĉirkaŭserĉis la Sorĉiston kaj vidinte lin sidi sur la stumpo ŝi kaŝis la nigran valizon inter kelkaj folioj kaj poste iris al kie sidas la Sorĉisto.

“Mi forgesis informi vin,” diris la Vitra Kato, “ke Trot kaj Kap’tano Vilĉjo estas en embaraso, kaj mi venis ĉi tien por serĉi vin kaj peti vin helpi ilin.”

“Jadi, Kato! Kial vi ne diris tion al mi jam antaŭe?” kriis la Sorĉisto.

“Pro tio ke mi trovis tiom da ekscito ĉi tie ke mi forgesis Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon.”

“Kio ĝenas ilin?” demandis la Sorĉisto.

La Vitra Kato klarigis ke ili iris akiri la Magian Floron kiel naskiĝtagan donacon por Ozma kaj ke ilin kaptis la magio de la stranga insulo. La Sorĉiston vere alarmis la raporto, sed li kapneis kaj diris mal- feliĉe: “Mi timas ke mi ne povos helpi miajn karajn amikojn, ĉar mi perdis mian nigran valizon.”

“Se mi trovos ĝin, ĉu vi iros al ili?” demandis la besto.

“Kompreneble,” respondis la Sorĉisto. “Sed mi ne kredas ke Vitra Kato kun nur palruĝa cerbo povos sukcesi kiam ni ĉiuj ceteraj malsukcesis.”

“Ĉu vi ne admiras mian palruĝan cerbon?”

demandis la Kato.

“Ĝi estas bela,” agnoskis la Sorĉisto, “sed ĝi ne estas normala cerbo, komprenu, do ni ne atendas ke ĝi tre lerte funkcias.”

“Sed se mi trovos vian nigran valizon—kaj trovos ĝin post nur kvin minutoj da serĉado—ĉu vi agnoskos ke mia palruĝa cerbo estas pli bona ol viaj normalaj homaj cerboj?”

“Nu, mi agnoskos ke ĝi estas pli bona ĉasisto,” diris la Sorĉisto, malvolonte, “sed vi ne povos fari tion. Ni serĉis ĉie, kaj la nigra valizo ne estas trovebla.”

“Tio nur indikas vian malscion!” respondis la Vitra Kato malestime. “Rigardu mian cerbon dum minuto kaj vidu ĝin rotacii.”

La Sorĉisto rigardis, ĉar li fervore volis reakiri sian nigran valizon, kaj la palruĝa cerbo vere rotaciis tre rimarkinde.

“Nun, venu kun mi,” ordonis la Vitra Kato, kaj ŝi gvidis la Sorĉiston rekte al la loko kie ŝi estis kovrinta la valizon per folioj. “Laŭ mia cerbo,” diris la besto, “via nigra valizo devas esti ĉi tie.”

Ĝi gratadis la foliojn kaj malkovris la valizon, kiun la Sorĉisto tuj prenis kun ĝoja krio. Nun, reakirinte siajn Magiilojn, li sentis fidon ke li povos savi Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon.

Rango la Griza Simio senpacienciĝis. Li nun proksimiĝis al la Sorĉisto kaj diris: “Nu, kion vi intencas fari pri tiuj kompatindaj sorĉitaj simioj?”

“Mi interkonsentos kun vi, Rango,” respondis la vireto. “Se vi permesos ke mi prenu dekdu viajn simiojn al la Smeralda Urbo, kaj restigu ilin tie ĝis post la naskiĝtago de Ozma, mi rompos la sorĉon de la ses Gigantaj Soldatoj kaj redonos al ili iliajn naturajn formojn.”

Sed la Griza Simio kapneis.

“Mi ne povas fari tion,” li deklaris. “La simioj estus tre solsentaj kaj malfeliĉaj en la Smeralda Urbo kaj via popolo turmentus ilin kaj ĵetus ŝtonojn kontraŭ ilin, kio devigus ilin batali kaj mordi.”

“La popolo ne vidos ilin antaŭ la naskiĝtaga festeno de Ozma,” promesis la Sorĉisto. “Mi multe mal- grandigos ilin—ĝis dekcentimetra alto, kaj mi gardos ilin en bela kaĝo en mia propra ĉambro, kie ili estos sekure ekster danĝero. Mi manĝigos al ili la plej bonajn manĝaĵojn, trejnos ilin fari kelkajn lertaĵojn, kaj je la naskiĝtago de Ozma mi kaŝos la dek du simietojn en kuko. Kiam Ozma tranĉos la kukon la simioj elsaltos sur la tablon kaj faros siajn lertaĵojn. La sekvan tagon mi reportos ilin al la arbaro kaj redonos al ili ilian normalan grandecon, kaj ili havos ekscitajn historiojn rakontotajn al siaj amikoj. Kion vi diras, Rango?”

“Mi diras ke ne!” respondis la Griza Simio. “Mi ne permesos ke vi sorĉu miajn simiojn kaj devigu ilin fari lertaĵojn por la Ozuloj.”

“Tute bone,” diris la Sorĉisto trankvile; “do mi foriros. Venu, Doroteo,” li vokis al la knabineto, “ni komencu nian veturon.”

“Ĉu vi ne savos tiujn ses simiojn kiuj estas gigantaj soldatoj?” demandis Rango, malkviete.

“Kial?” respondis la Sorĉisto. “Se vi ne faros por mi mian petitan komplezon, vi ne atendu ke mi komplezos vin.”

“Atendu minuton,” diris la Griza Simio. “Mi ŝanĝis mian decidon. Se vi bone traktos la dek du simiojn kaj reportos ilin nedifektitaj al la arbaro, mi permesos ke vi prenu ilin.”

“Dankon,” respondis la Sorĉisto gaje. “Ni tuj iros savi tiujn gigantajn soldatojn.”

Do la tuta grupo foriris el la libera spaco kaj iris al la loko kie la gigantoj ankoraŭ staras inter la arboj.

Centoj da simioj, grandaj kaj malgrandaj, pavianoj kaj orangutanoj kungrupiĝis kaj ilia sovaĝa babilado estis aŭdebla jam de kilometro da distanco for. Sed la Griza Simio baldaŭ silentigis la babelon da sonoj, kaj la Sorĉisto ne perdis tempon kiam li nuligis la sorĉojn.

Unue unu kaj poste alia giganta soldato malaperis kaj refariĝis ordinara simio, kaj la seso baldaŭ redoniĝis al siaj amikoj en siaj naturaj formoj.

Tiu ago multe popularigis la Sorĉiston inter la granda armeo da simioj, kaj kiam la Griza Simio anoncis ke la Sorĉisto volas pruntepreni dek du simiojn kiujn li prenos al la Smeralda Urbo por du semajnoj, kaj petis volontulojn, preskaŭ cent proponis sin, ĉar tiom ili fidis la vireton kiu savis iliajn kamaradojn.

La Sorĉisto elektis dek du kiuj aspektis inteligentaj kaj bonhumoraj, kaj poste li malfermis sian nigran valizon kaj elprenis kuriozforman teleron kiu ekstere estis arĝenta kaj interne ora. En tiun teleron li verŝis pulvoron kaj flamigis ĝin. Ĝi faris densan fumon kiu tute kovris la dek du simiojn, kaj ankaŭ la formon de la Sorĉisto, sed kiam la fumo forvaporis montriĝis ke la telero ŝanĝiĝis en oran kaĝon kun arĝentaj stangoj, kaj la dek du simioj fariĝis proksimume ok centi- metrojn altaj kaj sidas komforte en la kaĝo.

La miloj da vilaj bestoj kiuj vidis tiun magian agon multe miris kaj aplaŭdis la Sorĉiston bojante laŭte kaj skuante la branĉojn de la arboj en kiuj ili sidas.

Doroteo diris: “Tre bona demonstro, Sorĉisto!” kaj la Griza Simio komentis: “Vi certe estas la plej mirinda magiisto en la tuta Lando Oz!”

“Ho, ne,” modeste ripetis la vireto. “La magio de Glinda estas pli bona ol mia, sed mia ŝajnas sufiĉe bona por ordinara uzo. Kaj nun, Rango, ni diros adiaŭ, kaj mi promesas reporti viajn simiojn same feliĉajn kaj sekurajn kiel nun.”

La Sorĉisto rajdis sur la dorso de la Malsata Tigro kaj portis la kaĝon da simioj tre zorge, por ne skui ilin. Doroteo rajdis sur la dorso de la Malkuraĝa Leono, kaj la Vitra Kato trotis, kiel antaŭe, gvidante ilin laŭ la vojo.

Gugu la Reĝo kaŭris sur ŝtipo kaj rigardis ilian foriron, sed dum li adiaŭis ilin, la enorma Leopardo diris: “Mi scias nun ke vi estas la amikoj de la bestoj kaj ke la arbaruloj povas fidi vin. Kiam ajn la Sorĉisto de Oz kaj Princino Doroteo eniros la Arbaron de Gugu, ili estos bonvenaj kaj sekuraj ĉe ni same kiel en la Smeralda Urbo.”

Rimarkinda Veturo

“Komprenu,” klarigis la Vitra Kato, “ke la Magia Insulo kie Trot kaj Kap’tano Vilĉjo estas fiksitaj ankaŭ estas en ĉi tiu Gilikula Lando—ĉe ĝia orienta flanko, kaj ne necesos uzi pli da tempo por transiri ĝin rekte de ĉi tie ol por iri de ĉi tie al la Smeralda Urbo. Do ni ŝparos tempon irante rekte, trans la montojn.”

“Ĉu vi certas ke vi konas la vojon?” demandis Doroteo.

“Mi konas la tutan Landon Oz pli bone ol ĉiu alia vivanto,” asertis la Vitra Kato.

“Do bone, gvidu nin,” diris la Sorĉisto. “Ni jam tro longe lasis niajn kompatindajn amikojn senpovaj, kaj ju pli baldaŭ ni savos ilin des pli feliĉaj ili estos.”

“Ĉu vi certas ke vi povos savi ilin el ilia embaraso?”

la knabineto demandis.

“Mi tute ne dubas,” la Sorĉisto certigis ŝin. “Sed mi ne povos scii kian magion mi uzu ĝis mi atingos tiun lokon kaj trovos precize kiel ili estas sorĉitaj.”

“Mi jam aŭdis pri tiu Magia Insulo kie kreskas la Mirinda Floro,” komentis la Malkuraĝa Leono. “Antaŭ longe, kiam mi loĝis en la arbaroj, la bestoj rakontis pri la Insulo kaj ke la Magia Floro estis metita tien por kapti fremdulojn—homojn aŭ bestojn.”

“Ĉu la Floro vere estas mirinda?” demandis Doroteo.

“Mi aŭdis ke ĝi estas la plej bela planto en la mondo,” respondis la Leono. “Mi mem neniam vidis ĝin, sed bestaj amikoj diris al mi ke ili staris sur la bordo de la rivero kaj transrigardis la planton en la ora florpoto kaj vidis centojn da floroj, ĉiuspeciaj kaj -grandaj, rapide aperi sur ĝi sinsekve. Oni diras ke se oni plukas la florojn kiam ili ĵus aperis ili restos perfektaj dumlonge, sed se oni ne plukas ilin ili baldaŭ malaperas kaj ilin anstataŭas aliaj floroj. Laŭ mia opinio, pro tio la Magia Planto estas plej mirinda.”

“Sed tio estas nur rakontoj,” diris la knabino. “Ĉu iu el viaj amikoj iam plukis floron de la mirinda planto?”

“Ne,” agnoskis la Malkuraĝa Leono, “ĉar se iu vivanto suriras la Magian Insulon, kie staras la ora florpoto, tiu ekradikiĝas en la tero kaj ne povas foriri.”

“Kaj kio okazas al ili?” demandis Doroteo.

“Ili malgrandiĝas, iom post iom, horon post horo, tagon post tago, kaj fine tute malaperas.”

“Do,” diris la knabino maltrankvile, “ni devos rapidi, alie Kap’tano Vilĉjo kaj Trot fariĝos tro malgrandaj por esti komfortaj.”

Ili iradis rapidpaŝe dum tiu konversacio, ĉar la Malsata Tigro kaj la Malkuraĝa Leono devis movi sin rapide por ne postresti la Vitran Katon. Elirinte la Arbaron de Gugu ili transiris montaron kaj poste larĝan ebenaĵon, kaj post tio ili atingis alian arbaron, multe malpli grandan ol tiu kie regis Gugu.

“La Magia Insulo estas en ĉi tiu arbaro,” diris la Vitra Kato, “sed la rivero estas aliflanke de la arbaro.

Ne ekzistas vojo tra la arboj, sed se ni daŭre iros orienten, ni trovos la riveron, kaj tiam estos facile trovi la Magian Insulon.”

“Ĉu vi jam veturis laŭ ĉi tiu vojo antaŭe?”

demandis la Sorĉisto.

“Ne precize,” agnoskis la Kato, “sed mi scias ke ni atingos la riveron se ni iros orienten tra la arbaro.”

“Gvidu, do,” diris la Sorĉisto.

La Vitra Kato ekiris, kaj unue estis facile pasi inter la arboj; sed post nelonge la suba kreskaĵaro kaj la grimpoplantoj densiĝis kaj interplektiĝis, kaj puŝinte sin tra tiujn obstaklojn dum kelka tempo, niaj veturantoj venis al loko tra kiun la Vitra Kato ne povis puŝi sin.

“Estos plejbone ke ni retiru kaj trovu vojon,”

sugestis la Malsata Tigro.

“Vi surprizas min,” diris Doroteo, rigardante la Vitran Katon severe.

“Mi ankaŭ surprizas min,” respondis la Kato. “Sed longa estas la vojo ĉirkaŭ la arbaro al la punkto kie la rivero eniras ĝin, kaj mi supozis ke ni povos ŝpari tempon per rekta trairo.”

“Neniu povas kulpigi vin,” diris la Sorĉisto, “kaj mi opinias ke, anstataŭ reiri, mi povos fari vojon kiu ebligos ke ni antaŭeniru.”

Li malfermis sian nigran valizon kaj serĉinte inter siaj magiiloj li elprenis malgrandan hakilon el iu metalo tiel profunde polurita ke ĝi brilis eĉ en la obskura arbaro. La Sorĉisto metis la hakileton sur la teron kaj diris per voĉo de komandisto: “Haku, Hakilo, haku por ni, Porpiedan vojon rapidu formi.

Haku l’ ĝangalon, faru spacon, Orienten haku—ne timu lacon!”

La hakileto komencis movi sin kaj fulme ĝia brilanta klingo moviĝis dekstren kaj maldekstren, liberigante vojon tra la grimpoplantoj kaj vepro kaj disĵetante la implikitan barieron tiel rapide ke la Leono kaj la Tigro, portante Doroteon kaj la Sorĉiston kaj la kaĝon da simioj sur siaj dorsoj, povis paŝi tra la arbaro rapide. La vepro ŝajnis degeli antaŭ ili kaj la hakileto tiel rapide hakis ke iliaj okuloj vidis nur la scintiladon de la hakilo. Subite la arbaro denove estis maldensa, kaj la hakileto, obeinte ordonojn, kuŝis kviete sur la tero.

La Sorĉisto prenis la magian hakilon kaj zorge viŝis ĝin per sia silka poŝtuko, poste li remetis ĝin en sian nigran valizon. Ili pluiris kaj post nelonge ili atingis la riveron.

“Mi pripensu,” diris la Vitra Kato, rigardante laŭ la rivero ambaŭdirekten, “mi kredas ke ni estas sub la Magia Insulo, do ni devos iri supren laŭ la rivero ĝis ni atingos ĝin.”

Do supren laŭ la rivero ili veturis, marŝante komforte sur la bordo de la rivero, kaj post kelka tempo la akvo larĝiĝis kaj akra kurbaĵo aperis en la rivero, kaŝante ĉion en la direkto de kiu ili venis.

Tamen ili marŝis vigle kaj preskaŭ atingis la kurbaĵon kiam voĉo kriis avertante: “Atentu!”

La veturantoj ekhaltis kaj la Sorĉisto diris: “Atentu kion?”

“Vi preskaŭ tretis sur mian Diamantan Palacon,”

respondis la voĉo, kaj anaso kun belege buntaj plumoj aperis antaŭ ili. “Bestoj kaj homoj estas ege mallertaj,”

daŭrigis la Anaso per iritiĝema tono, “kaj tute ne decas ke vi estas ĉe ĉi tiu flanko de la rivero. Kion vi faras ĉi tie?”

“Ni venis savi kelkajn amikojn niajn kiuj estas fiksitaj sur la Magia Insulo en ĉi tiu rivero,” klarigis Doroteo.

“Mi konas ilin,” diris la Anaso. “Mi vizitis ilin, kaj ili ja vere estas fiksitaj. Reiru hejmen, neniu potenco povas savi ilin.”

“Jen la Mirinda Sorĉisto de Oz,” diris Doroteo, indikante la vireton.

“Nu, mi estas la Soleca Anaso,” estis la respondo, dum la birdo pave paŝis por plej bone montri siajn plumojn. “Mi estas la granda Magiisto de la Arbaro, kiel povas informi vin ĉiu besto, sed eĉ mi ne havas potencon por detrui la sorĉon de la Magia Insulo.”

“Ĉu vi estas soleca ĉar vi estas magiisto?” demandis Doroteo.

“Ne; mi estas soleca ĉar mi havas nek familion nek amikojn. Sed al mi plaĉas esti soleca, do bonvolu ne proponi amikiĝon kun mi. Foriru, kaj evitu treti sur mian Diamantan Palacon.”

“Kie ĝi estas?” demandis la knabino.

“Malantaŭ tiu arbusto.”

Doroteo desaltis de la dorso de la leono kaj kuris ĉirkaŭ la arbuston por vidi la Diamantan Palacon de la Soleca Anaso, kvankam la vanta birdo protestis per serio da grumblaj kvakoj. La knabino ja trovis brilantan kupolon el plej klaraj diamantoj, zorge kungluitaj, kun pordo en la flanko ĝuste sufiĉe granda por ke la anaso trairu.

“Kie vi trovis tiom da diamantoj?” demandis Doroteo, mirante.

“Mi konas lokon en la montoj kie ili estas abundaj kiel ŝtoneroj,” diris la Soleca Anaso, “kaj mi portis ilin ĉi tien, unu post alia, en mia beko kaj metis ilin en la riveron kaj lasis la akvon verŝiĝi sur ilin ĝis por brile poluriĝi. Poste mi konstruis ĉi palacon; mi estas certa ke ĝi estas la sola Diamanta Palaco en la tuta mondo.”

“Mi konas neniun alian,” diris la knabineto; “sed se vi loĝas en ĝi tute sola, mi ne komprenas kial ĝi utilas pli ol ligna palaco, aŭ brika aŭ platŝtona.”

“Ne mirigas ke vi ne komprenas tion,” respondis la Soleca Anaso senestime. “Sed mi eduke informas vin, ke ĉia ajn hejmo devus esti bela laŭ siaj loĝantoj, kaj ne intencita plaĉi al fremduloj. La Diamanta Palaco estas mia hejmo, kaj ĝi plaĉas al mi. Do ne gravas al mi eĉ kvakon ĉu aŭ ne ĝi plaĉas al vi.”

“Sed ĝi ja plaĉas al mi!” kriis Doroteo. “Ĝi estas tre bela ekstere, sed—” Ŝi ĉesis paroli, ĉar la Soleca Anaso jam eniris sian palacon tra la malgranda pordo sen eĉ diri adiaŭ. Do Doroteo reiris al siaj amikoj kaj ili rekomencis sian veturon.

“Ĉu vi kredas, Sorĉisto, ke la Anaso pravis kiam ĝi diris ke neniu magio povos savi Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon?” demandis la knabino per mal- trankvila tono.

“Ne, mi ne kredas ke la Soleca Anaso pravis kiam ĝi diris tion,” respondis la Sorĉisto serioze, “sed estas eble ke ilia sorĉiĝo estas malpli facile nuligota ol mi anticipis. Mi faros mian plejeblon, kompreneble, kaj neniu povas fari pli ol sian plejeblon.”

Tio ne tute nuligis la maltrankvilecon de Doroteo, sed ŝi ne plu parolis, kaj baldaŭ, ĉirkaŭirinte la kurbon de la rivero, ili povis vidi la Magian Insulon.

“Jen ili!” kriis Doroteo fervore.

“Jes, mi vidas ilin,” respondis la Sorĉisto, kapjes- ante. “Ili sidas sur du grandaj agarikoj.”

“Estas strange,” komentis la Vitra Kato. “Ne estis agarikoj tie kiam mi foriris de ili.”

“Kia bela floro!” kriis Doroteo ravate, dum ŝia rigardo trafis la Magian Planton.

“Ne atentu la Floron ĝuste nun,” konsilis la Sorĉisto. “Plej grave estas savi niajn amikojn.”

Ili jam atingis lokon ĝuste kontraŭ la Magia Insulo, kaj nun kaj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo vidis la alvenon de siaj amikoj kaj vokis al ili ke ili helpu.

“Kiel vi fartas?” kriis la Sorĉisto, metinte siajn manojn al sia buŝo por ke ili pli bone aŭdu lin trans la akvo.

“Nin trafis misfortuno,” kriis Kap’tano Vilĉjo, responde. “Ni estas ankritaj ĉi tie, kaj ne povos movi nin antaŭ ol vi trovos metodon tranĉi la ligŝnuron.”

“Kion tio signifas?” demandis Doroteo.

“Ni tute ne povas movi niajn piedojn!” kriis Trot, parolante laŭeble plej laŭte.

“Kial ne?” demandis Doroteo.

“Ili havas radikojn,” klarigis Trot.

Estis malfacile paroli tiom longadistance, do la Sorĉisto diris al la Vitra Kato: “Iru al la insulo kaj diru al niaj amikoj ke ili estu paciencaj, ĉar ni venis savi ilin. Ni eble bezonos iom da tempo por liberigi ilin, ĉar la Magio de la Insulo estas nova por mi kaj mi devos eksperimenti. Sed diru al ili ke mi rapidos laŭeble plej rapide.”

Do la Vitra Kato marŝis trans la riveron sub la akvo por diri al Trot kaj Kap’tano Vilĉjo ke ili ne maltrankvilu, kaj la Sorĉisto tuj malfermis sian nigran valizon kaj komencis fari siajn preparojn.

La Magio de la Sorĉisto

Li unue starigis malgrandan arĝentan tripiedan tableton kaj metis oran pelvon sur ĝian supron. En tiun pelvon li metis du pulvorojn—palruĝan kaj ĉiel-bluan—kaj verŝis sur ilin flavan fluaĵon el kristala boteleto. Poste li murmuris kelkajn magiajn vortojn, kaj la pulvoroj komencis bobeleti kaj bruli kaj elsendis nubon da viola fumo kiu flosis trans la riveron kaj tute kovris kaj Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon, kaj ankaŭ la agarikojn sur kiuj ili sidis, kaj eĉ la Magian Planton en la ora florpoto. Poste, kiam la fumo jam malaperis en la aeron, la Sorĉisto kriis al la kaptitoj: “Ĉu vi estas liberaj?”

Kaj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo provis movi siajn piedojn sed malsukcesis.

“Ne!” ili kriis responde.

La Sorĉisto frotis sian kalvan kapon penseme kaj poste prenis kelkajn aliajn magiilojn el la valizo.

Unue li metis malgrandan nigran pilketon en arĝentan pistolon kaj pafis ĝin cele la Magian Insulon.

La pilketo eksplodis tuj super la kapo de Trot kaj dissendis mil fajrerojn sur la knabineton.

“Ho!” diris la Sorĉisto, “mi supozas ke tio liberigos ŝin.”

Sed la piedoj de Trot ankoraŭ radikis en la tero de la Magia Tero, kaj la ĉagrenita Sorĉisto devis provi ion alian.

Dum preskaŭ horo li strebegis, uzante preskaŭ ĉiun magiilon en sia nigra valizo, kaj ankoraŭ Kap’tano Vilĉjo kaj Trot ne estis savitaj.

“Ve!” kriis Doroteo, “mi timas ke ni ja devos peti helpon de Glinda.”

Pro tio la Sorĉisto ruĝiĝis, ĉar li hontis pensi ke lia magio ne estas sufiĉa por superi tiun de la Magia Insulo.

“Mi ankoraŭ ne cedos, Doroteo,” li diris, “ĉar mi scias multon de la sorĉarto kiun mi ankoraŭ ne provis. Mi ne scias kiu magiisto sorĉis ĉi tiun insuleton, nek kiaj estis liaj povoj, sed mi ja scias ke mi povas nuligi kian ajn sorĉon konatan de la ordinaraj sorĉistinoj kaj magiistoj kiuj iam loĝis en la Lando Oz. Estas kiel malŝlosi pordon; oni nur bezonas trovi la ĝustan ŝlosilon.”

“Sed supozu ke vi ne havas la ĝustan ŝlosilon kun vi,” sugestis Doroteo, “kion fari do?”

“Tiuokaze ni devos fari la ŝlosilon,” li respondis.

La Vitra Kato nun revenis al ilia flanko de la rivero, marŝante sub la akvo, kaj diris al la Sorĉisto: “Ili ektimas tie sur la insulo ĉar ili ambaŭ malgrandiĝas iom post iom ĉiuminute. Ĝuste nun, kiam mi foriris de ili, kaj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo estis proksimume duone grandaj kiel normale.”

“Mi kredas,” diris la Sorĉisto kontemple, “ke estos plej bone ke mi iru al la bordo de la insulo, kie mi povos paroli al ili kaj labori pli sukcese. Kiel Trot kaj Kap’tano Vilĉjo iris al la insulo?”

“Sur floso,” respondis la Vitra Kato. “Ĝi estas tie nun, sur la bordo.”

“Mi supozas ke vi ne estas sufiĉe forta por tiri la floson al ĉi tiu flanko, ĉu?”

“Prave; mi ne povus movi ĝin eĉ centimetron,” diris la Kato.

“Mi provos tiri ĝin al vi,” sin proponis la Malkuraĝa Leono. “Mi ege timas ke la Magia Insulo kaptos ankaŭ min, sed mi provos atingi la floson kaj tiri ĝin al ĉi tiu flanko por vi.”

“Dankon, amiko,” diris la Sorĉisto.

Do la Leono ĵetis sin en la riveron kaj naĝis per fortaj krurmovoj trans la akvon al kie la floso estis sur la bordo de la insulo. Metinte unu piedon sur la floson, li turnis sin kaj eknaĝis per siaj aliaj tri kruroj kaj tiom forta estis la granda besto ke li sukcesis treni la floson de la bordo kaj puŝi ĝin malrapide al kie staras la Sorĉisto sur la bordo de la rivero.

“Bone!” kriis la vireto, al kiu tio multe plaĉis.

“Ĉu mi rajtos transiri kun vi?” demandis Doroteo.

La Sorĉisto hezitis.

“Se vi zorgos ne foriri de la floso kaj ne paŝi sur la insulon, estos por vi nenia danĝero,” li decidis. Do la Sorĉisto ordonis al la Malsata Tigro kaj la Malkuraĝa Leono ke ili gardu la kaĝon da simioj ĝis li revenos, kaj poste li kaj Doroteo suriris la floson. La remilo kiun faris Kap’tano Vilĉjo ankoraŭ estis sur ĝi do la malgranda Sorĉisto remis la mallertan floson trans la akvon kaj sur la bordon de la Magia Insulo laŭeble plej proksime al la loko kie radikiĝis Kap’tano Vilĉjo kaj Trot.

Doroteon ŝokis vidi kiel malgrandaj jam fariĝis la kaptitoj, kaj Trot diris al siaj amikoj: “Se vi ne povos baldaŭ savi nin, ni apenaŭ plu ekzistos.”

“Estu pacienca, kara,” konsilis la Sorĉisto, kaj li prenis la hakileton el sia nigra valizo.

“Kion vi faros per tio?” demandis Kap’tano Vilĉjo.

“Ĝi estas magia hakilo,” respondis la Sorĉisto, “kaj kiam mi ordonos ke ĝi haku, ĝi forhakos la radikojn de viaj piedoj kaj vi povos kuri al la floso antaŭ ol ili rekreskos.”

“Ne!” kriis la alarmita velisto. “Ne faru tion. Tiuj radikoj estas ĉiuj karnaj, kaj niaj korpoj nutras ilin dum ili kreskas en la teron.”

“Fortranĉi la radikojn,” diris Trot, “similus fortranĉi la fingrojn de niaj manoj kaj piedoj.”

La Sorĉisto remetis la hakileton en la nigran valizon kaj elprenis arĝentan pinĉilon.

“Kresku—kresku—kresku!” li diris al la pinĉilo, kaj tuj ĝi kreskis kaj etendiĝis ĝis ĝi atingis de la floso al la kaptitoj.

“Kion vi faros nun?” demandis Kap’tano Vilĉjo, time rigardante la pinĉilon.

“Ĉi tiu magia instrumento eltiros vin, kun la radikoj, kaj metos vin sur ĉi tiun floson,” deklaris la Sorĉisto.

“Ne faru!” pledis la velisto, tremante. “Tio ege dolorigus nin.”

“Eltiri nin kun la radikoj estus same kiel eltiri dentojn,” klarigis Trot.

“Malgrandiĝu!” diris la Sorĉisto al la pinĉilo, kaj tuj ĝi malgrandiĝis kaj li ĵetis ĝin en la nigran valizon.

“Mi kredas, amikoj, ke ni finiĝis, ĉifoje,” komentis Kap’tano Vilĉjo, kun malgaja ĝemo.

“Bonvolu diri al Ozma, Doroteo,” diris Trot, “ke ni kaptiĝis penante akiri belan naskiĝtagan donacon por ŝi. Tiam ŝi pardonos nin. La Magia Floro estas bela kaj mirinda, sed ĝi estas nur logilo por kapti onin sur ĉi tiu terura insulo kaj poste detrui onin. Vi havos plezurigan naskiĝtagan feston sen ni, mi estas certa, kaj mi esperas, Doroteo, ke neniu el vi en la Smeralda Urbo forgesos min—aŭ karan maljunan Kap’tanon Vilĉjon.”

Doroteo multe malfeliĉis kaj nur malfacile fortenis larmojn de siaj okuloj.

“Ĉu vi nenion alian povas fari, Sorĉisto?” ŝi demandis al la vireto.

“Mi ne povas ion alian elpensi nun,” li respondis malgaje. “Sed mi intencas pripensadi dum—dum—nu, dum pripensado plu valoros.”

Ili ĉiuj silentis dum kelka tempo. Doroteo kaj la Sorĉisto sidadis pensante sur la floso, kaj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo sidadis pensante sur la agarikoj kaj malgrandiĝante pli kaj pli.

Subite Doroteo diris: “Sorĉisto, mi elpensis ion!”

“Kion vi elpensis?” li demandis, rigardante la knab- ineton interesate.

“Ĉu vi povas memori la Magian Vorton kiu trans- formas?” ŝi demandis.

“Kompreneble,” diris li.

“Do vi povas transformi Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon en birdojn aŭ burdojn, kaj ili povos forflugi al la alia bordo. Kiam ili estos tie, vi povos retransformi ilin en iliajn normalajn formojn!”

“Ĉu vi povas fari tion, Sorĉisto?” demandis Kap’tano Vilĉjo, fervore.

“Mi kredas ke jes.”

“Kun la radikoj?” demandis Trot.

“Nu, la radikoj nun estas parto de vi, kaj se vi transformiĝus en burdon via tuto transformiĝus, kompreneble, kaj vi liberiĝus de ĉi tiu terura insulo.”

“Bone, faru tion!” kriis la velisto.

Do la Sorĉisto diris malrapide kaj klare: “Mi volas ke Trot kaj Kap’tano Vilĉjo iĝu burdoj—P y r z q x g l !”

Doroteo kaj la Burdoj.

Feliĉe, li ĝuste prononcis la Magian Vorton, kaj tuj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo ekmalaperis, kaj el la loko kie ili antaŭe estis flugis du burdoj.

“Hura!” kriis Doroteo ĝoje; “ili saviĝis!”

“Mi kredas ke jes,” konsentis la Sorĉisto, egalĝoje.

La abeloj ŝvebis super la floso dum momento kaj poste flugis trans la riveron al kie atendis la Leono kaj la Tigro. La Sorĉisto prenis la remilon kaj transremis la floson laŭeble plej rapide. Kiam ĝi atingis la riverbordon, kaj Doroteo kaj la Sorĉisto saltis sur la bordon kaj la vireto demandis fervore: “Kie estas la abeloj?”

“La abeloj?” demandis la Leono, kiu duone dormis kaj ne sciis kio okazis sur la Magia Insulo.

“Jes; estis du.”

“Du abeloj?” diris la Malsata Tigro, oscedante.

“Nu, mi manĝis unu kaj la Malkuraĝa Leono manĝis la alian.”

“Ve!” kriis Doroteo, multe ŝokite.

“Estis malmulta lunĉo,” komentis la Tigro, “sed ni povis trovi nur la abelojn.”

“Aĉe!” ploregis Doroteo, tordante siajn manojn pro malespero. “Vi manĝis Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon.”

Sed ĝuste tiam ŝi aŭdis zumadon super sia kapo kaj du abeloj sidiĝis sur ŝian ŝultron.

“Jen ni,” diris malgranda voĉo en ŝian orelon. “Mi estas Trot, Doroteo.”

“Kaj mi estas Kap’tano Vilĉjo,” diris la alia abelo.

Doroteo preskaŭ svenis pro senŝarĝiĝo, kaj la Sorĉisto, kiu estis proksima kaj aŭdis la voĉetojn, ekridis kaj diris: “Vi ne estas la solaj du abeloj en la arbaro, ŝajne, sed mi konsilas ke vi fortenu vin de la Leono kaj la Tigro ĝis vi rehavos viajn naturajn formojn.”

“Faru tion nun, Sorĉisto!” konsilis Doroteo. “Ili estas tiel malgrandaj ke ne eblas scii kio povos okazi al ili.”

Do la Sorĉisto faris ordonon kaj prononcis la Magian Vorton, kaj tuj Trot kaj Kap’tano Vilĉjo staris apud ili en formo natura kiel antaŭ la teruraj aventuroj. Ĉar ili ne plu estis malgranddimensiaj, ĉar la Sorĉisto transformis ilin el burda formo en la formojn kaj dimensiojn kiujn la naturo unue donis al ili. La malbelaj radikoj sur iliaj piedoj malaperis pro la transformo.

Dum Doroteo ĉirkaŭbrakumis Troton, kaj Trot nelaŭte ploradis ĉar ŝi estis tiom feliĉa, la Sorĉisto manpremis kun Kap’tano Vilĉjo kaj gratulis lin pro lia eskapo. La maljuna velisto tiom plezuriĝis ke li ankaŭ manpremis kun la Leono kaj deprenis sian ĉapelon kaj ĝentile riverencis antaŭ la kaĝo de simioj.

Tiam Kap’tano Vilĉjo faris ion kuriozan. Li iris al granda arbo kaj, elpreninte sian tranĉilon, detranĉis grandan larĝan pecon de dika ŝelo. Post tio li sidiĝis sur la tero kaj elpreninte volvaĵon de fortika ŝnuro el sia poŝo—kiu ŝajne estis plena de ĉiaj aĵoj—li ligis la platan ŝelpecon al la malsupro de sia bona piedo, super la leda plandumo.

“Por kio estas tio?” demandis la Sorĉisto.

“Mi malamas venkiĝi,” respondis la velisto; “do mi reiros al tiu insulo.”

“Kaj refariĝos sorĉita?” kriis Trot, evidente mal- aprobe.

“Ne; ĉifoje mi evitos la magion de la insulo. Mi rimarkis ke mia ligna kruro ne fiksiĝis, nek enradik- iĝis, nek la vitraj piedoj de la Vitra Kato. Nur ion el viando—kia homo kaj bestoj—la magio povas teni kaj radikigi en la teron. Niaj ŝuoj estas ledaj, kaj ledo estas el besta haŭto. Niaj ŝtrumpoj estas lanaj, kaj lano estas de la dorso de ŝafo. Do, kiam ni marŝis sur la Magia Insulo, niaj piedoj enradikiĝis tie kaj fiksis nin tie. Sed ne mia ligna kruro. Do nun mi metos lignan malsupron sur mian alian piedon kaj la magio ne povos haltigi min.”

“Sed kial vi volas reiri al la insulo?” demandis Doroteo.

“Ĉu vi ne vidis la Magian Floron en la ora florpoto?”

“Kompreneble mi vidis ĝin, kaj ĝi estas bela kaj mirinda.”

“Nu, Trot kaj mi ekveturis celante akiri la magian planton kiel donacon por Ozma je ŝia naskiĝtago, kaj mi intencas preni ĝin kaj reporti ĝin kun ni al la Smeralda Urbo.”

“Estus bonege,” kriis Trot fervore, “se vi kredas ke vi povos sukcesi, kaj ke estus sendanĝere provi!”

“Mi estas plejparte certa ke estos sendanĝere, pro mia rearanĝo de mia piedo,” diris la velisto, “kaj se ial mi kaptiĝus, mi s’pozas ke la Sorĉisto povus denove savi min.”

“Mi supozas ke jes,” konsentis la Sorĉisto. “Nu, do, se vi volas provi, Kap’tano Vilĉjo, do provu kaj ni apude staros por observi kio okazos.”

Do la velisto denove suriris la floson kaj remis al la Magia Insulo, alteriĝante laŭeble plej proksime al la ora florpoto. Ili rigardis lin marŝi trans la teron, meti ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la florpoton kaj levi ĝin facile de ĝia loko. Post tio li portis ĝin al la floso kaj mallevis ĝin tre zorge. La porto ŝajne neniel ĝenis la floron, ĉar sur ĝi kreskis dafodiloj kiam Kap’tano Vilĉjo prenis ĝin kaj dumvoje al la floso kreskis tulipoj kaj gladioloj.

Dum la velisto remis trans la riveron al kie atendas lin liaj amikoj, sep diversaj specioj de floroj aperis sinsekve sur la planto.

“Mi supozas ke la Magiisto kiu metis ĝin sur la insulon ne opiniis ke iu povos forporti ĝin,” diris Doroteo.

“Li supozis ke nur homoj volos la planton, kaj ĉiu homo kiu suriros la insulon por preni ĝin kaptiĝos pro la sorĉo,” aldonis la Sorĉisto.

“Post nun,” komentis Trot, “neniu volos iri sur la insulon, do ĝi ne plu kaptos.”

“Nu,” krietis Kap’tano Vilĉjo, triumfe metante la Magian Planton sur la riverbordon, “se Ozma ricevos pli bonan naskiĝtagan donacon ol tiun, mi volas scii kia ĝi povos esti!”

“Certe ĝi s’prizos ŝin,” deklaris Doroteo, starante plena de miro antaŭ la belegaj floroj kaj observante ilin ŝanĝiĝi de flavaj rozoj al violoj.

“Ĝi s’prizos ĉiun en la Smeralda Urbo,” Trot asertis gaje, “kaj ĝi estos donaco de Kap’tano Vilĉjo kaj mi al Ozma.”

“Mi opinias ke ankaŭ mi rajtos ricevi iom da agnosko,” oponis la Vitra Kato. “Mi trovis ĝin kaj gvidis vin al ĝi, kaj alvenigis la Sorĉiston por savi vin kiam vi kaptiĝis.”

“Estas vere,” agnoskis Trot, “kaj mi rakontos ĉion al Ozma, por ke ŝi sciu kiom bone vi kondutis.”

Problemo por la Simioj.

“Nun,” diris la Sorĉisto, “ni devas ekiri hejmen. Sed kiel ni portos tiun grandan oran florpoton? Kap’tano Vilĉjo ne povos porti ĝin laŭ la tuta vojo, tio estas certa.”

“Ne,” agnoskis la velisto; “ĝi estas vere multepeza. Mi povus porti ĝin kelkan distancon, sed mi devus halti por ripozi ĉiun pluran minuton.”

“Ĉu ni ne povus meti ĝin sur vian dorson?” Doro- teo demandis al la Malkuraĝa Leono, kun amikema oscedo.

“Mi akceptas porti ĝin, se vi povos alligi ĝin,”

respondis la Leono.

“Se ĝi defalos,” diris Trot, “ĝi eble rompiĝos kaj detruiĝos.”

“Mi firmigos ĝin,” promesis Kap’tano Vilĉjo. “Mi faros platan tabulon el unu el tiuj arbotrunkoj, kaj mi ligos la tabulon al la dorso de la leono, kaj metos la florpoton sur la tabulon.” Li ekkomencis fari tion, sed ĉar lia sola ilo estis granda tranĉilo lia progreso malrapidis.

Do la Sorĉisto prenis el sia nigra valizo malgrandan segilon kiu brilis kiel arĝento kaj diris al ĝi: “Segu, Segileto, el via koro, Faru tabulon por Magia Floro.”

Kaj tuj la Malgranda Segilo komencis moviĝi kaj ĝi segis la ŝtipon tiel rapide ke la rigardantoj miris. Ĝi ŝajne komprenis, ankaŭ, ĝuste por kiu la tablo devos uzi uzata, ĉar kiam ĝi estis finita ĝi estis plata supre kaj kava malsupre tiel ke ĝi precize taŭgis por la dorso de la Leono.

“Pli bona ol ĉizado!” kriis Kap’tano Vilĉjo, admire.

“Ĉu eble vi havas du tiajn segilojn, Sorĉisto?”

“Ne,” respondis la Sorĉisto, zorge viŝante la Magian Segilon per sia silka poŝtuko kaj remetante ĝin en la nigran valizon. “Ĝi estas unika en la mondo; kaj se ekzistus aliaj similaj, ĝi ne estus egale mirinda.”

Ili nun ligis la plankon al la dorso de la Leono, kun la plata flanko supre, kaj Kap’tano Vilĉjo zorge metis la Magian Floron sur la plankon.

“Por malebligi akcidentojn,” li diris, “mi marŝos apud la Leono kaj tenos la florpoton.”

Trot kaj Doroteo ambaŭ povis rajdi sur la dorso de la Malsata Tigro, kaj inter si ili portis la kaĝon de simioj. Sed tiu aranĝo devigis la Sorĉiston, kiel ankaŭ la veliston, veturi surpiede, kaj tial la procesio moviĝis malrapide kaj la Vitra Kato grumblis ĉar tiom da tempo necesos por atingi la Smeraldan Urbon.

La Kato estis amarhumora kaj grumblema, unue, sed antaŭ ol ili longe veturis, la kristala besto trovis belan amuzon. La longaj vostoj de la simioj konstante etendiĝis tra la stangojn de la kaĝo, kaj kiam tio okazis, la Vitra Kato kaŝe prenis la vostojn per siaj piedoj kaj tiris ilin. Tio kriigis la simiojn, kaj iliaj krioj multege plaĉis al la Vitra Kato. Trot kaj Doroteo provis ĉesigi tiun fiamuzon, sed kiam ili ne observis la Kato denove tiris la vostojn, kaj la besto estis tiom kaŝema kaj rapida ke la simioj malofte eskapis. Ili kolere riproĉis la Katon kaj skuis la stangojn de la kaĝo, sed ili ne povis eliri kaj la Kato nur mokis ilin.

Post kiam la grupo eliris la arbaron kaj estis sur la ebenaĵoj de la Manĝtula Lando, noktiĝis, kaj ili devis kampadi dum la nokto elektinte belan lokon apud rivereto. Per sia magio la Sorĉisto kreis tri tendojn, starigitajn laŭorde sur la herbo kaj bele meblitajn per ĉio bezona por la komforto de liaj kamaradoj. La meza tendo estis por Doroteo kaj Trot, kaj en si tenis du komfortajn blankajn litojn kaj du seĝojn. Alia tendo, ankaŭ kun litoj kaj seĝoj, estis por la Sorĉisto kaj Kap’tano Vilĉjo, kaj la tria tendo estis por la Malsata Tigro, la Malkuraĝa Leono, la kaĝo de Simioj kaj la Vitra Kato. Ekster la tendoj la Sorĉisto estigis fajron kaj metis super ĝin magian poton el kiu li baldaŭ ĉerpis ĉiajn bongustaĵojn por manĝo, fume varmegajn.

Manĝinte kaj interparolinte dum kelka tempo sub la scintilaj steloj, ili ĉiuj enlitiĝis kaj la homoj baldaŭ ekdormis. La Leono kaj la Tigro jam preskaŭ endormiĝis, ankaŭ, kiam ilin vigligis krioj de la simioj, ĉar la Vitra Kato denove tiradis iliajn vostojn.

Ĝenate de la bruego, la Malsata Tigro kriis: “Ĉesigu la bruaĉon!” kaj vidinte la Vitran Katon, li levis sian grandan piedon por bati la beston. La kato sufiĉe rapidis por eviti la baton, sed la ungoj de la Malsata Tigro frotis la kaĝon de la simioj kaj fleksis du el la stangoj.

Post tio la Tigro rekuŝiĝis por dormo, sed la simioj baldaŭ trovis ke la fleksiĝo de la stangoj ebligis ke ili trapremu sin. Tamen ili ne eliris el la kaĝo, sed kun- flustrinte ili eletendis siajn vostojn kaj ĉio estis kvieta.

Baldaŭ la Vitra Kato kaŝe proksimiĝis denove al ilia kaĝo kaj ektiris voston. Tuj la simioj saltis tra la stangojn, unu post alia, kaj kvankam ili estis malgrandaj la tuta dekduo da ili ĉirkaŭis la Vitran Katon kaj kroĉis sin al ŝiaj ungoj kaj vosto kaj oreloj kaj kaptis ŝin. Post tio ili devigis ŝin iri el la tendo kaj malsupren al la bordoj de la rivereto. La simioj jam rimarkis ke tiujn bordojn kovris dika ŝlima koto malhelblua, kaj kiam ili prenis la Katon al la rivereto, ili ŝmiris tiun koton sur la tutan vitran korpon de la kato, plenigante per ĝi la orelojn kaj okulojn de la besto, tiel ke ŝi nek povis vidi nek aŭdi. Ŝi ne plu estis travidebla kaj tiom dika estis la koto sur ŝi ke neniu povis vidi ŝian palruĝan cerbon aŭ ŝian rubian koron.

Tiastata ili regvidis la kanjon al la tendo kaj poste ili reeniris sian kaĝon.

Matene la koto jam rigidiĝis sur la Vitra Kato kaj ĝi estis malhelblua ĉie. Doroteo kaj Trot alarmiĝis, sed la Sorĉisto skuis sian kapon kaj diris ke la Vitra Kato meritis tion pro sia incitado al la simioj.

Kap’tano Vilĉjo, per siaj fortaj manoj, baldaŭ reĝustigis la orajn dratojn de la kaĝo de la simioj kaj post tio li demandis al la Sorĉisto ĉu li lavu la Vitran Katon en la akvo de la rivereto.

“Ankoraŭ ne,” respondis la Sorĉisto. “La Kato meritas punon, do mi planas lasi tiun bluan koton— kiu gluiĝis al ŝi kvazaŭ farbo—sur ŝia korpo ĝis ŝi atingos la Smeraldan Urbon. La malsaĝa besto estas tiel vanta ke ŝi multe hontos kiam la homoj de Oz vidos ŝin tiastata, kaj eble ŝi enkorigos la lecionon kaj de nun ne plu ĝenos la simiojn.”

Tamen la Vitra Kato nek povis vidi nek aŭdi, kaj por ne bezoni porti ŝin dumvoje la Sorĉisto elpikis la koton el ŝiaj okuloj kaj oreloj kaj Doroteo malsekigis sian poŝtukon kaj lavis kaj la okulojn kaj la orelojn tiel ke ili estiĝis puraj.

Tuj kiam ŝi povis paroli la Vitra Kato demandis indigne: “Ĉu vi punos tiujn simiojn pro ilia fipetolado kontraŭ mi?”

“Ne,” respondis la Sorĉisto. “Vi fipetolis tirante iliajn vostojn, do ĉi tio estas ilia respondo, kaj mi ĝojas ĉar la simioj venĝis sin.”

Li ne permesis al la Vitra Kato proksimiĝi al la akvo por lavi sin, kaj li devigis ŝin sekvi kiam ili rekomencis la veturon cele la Smeraldan Urbon.

“Jen nur parto de via puno,” diris la Sorĉisto, severe. “Ozma mokos vin, kiam ni atingos ŝian palacon, kaj ankaŭ la Birdotimigilo, kaj la Stana Lignohakisto, kaj Tiktoko, kaj la Vilulo, kaj Buton- Brilo, kaj la Miksĉifona Knabino, kaj—”

“Kaj la Palruĝa Katido,” aldonis Doroteo.

Tiu sugesto dolorigis la Vitran Katon pli ol ĉio alia. La Palruĝa Katido ĉiam kverelis kun la Vitra Kato kaj insistis ke karno estas pli bona ol vitro, kaj la Vitra Kato mokis la Palruĝan Katidon, ĉar ĝi ne havis palruĝan cerbon. Sed la palruĝa cerbo estis tute kovrita de blua koto, ĝuste nun, kaj se la Palruĝa Katido vidus la Vitran Katon tiastata, estus ege hontige.

Dum pluraj horoj la Vitra Kato marŝadis tre humile, sed ĉirkaŭ la tagmezo ĝi kaptis oportunon kiam neniu atentis kaj forkuris tra la alta herbo. Ĝi memoris ke estas lageto de pura akvo proksima, kaj al tiu lago la Kato kuris laŭeble plej rapide.

La aliaj ne rimarkis ŝian foreston antaŭ ol ili haltis por lunĉi, kaj tiam estis tro malfrue serĉi ŝin.

“Mi s’pozas ke ŝi iris ien por lavi sin,” diris Doroteo.

“Ne gravas,” respondis la Sorĉisto. “Eble la vitra besto jam sufiĉe puniĝis, kaj ni ne forgesu ke ŝi savis kaj Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon.”

“Jam gvidinte ilin sur sorĉitan insulon,” aldonis Doroteo. “Sed mi konsentas kun vi, ke la Vitra Kato jam estas sufiĉe punita, kaj eble ŝi ne volos plu tiri la vostojn de la simioj.”

La Vitra Kato ne reaniĝis al la grupo de veturantoj. Ŝi plu koleris, kaj krome ili tro malrapide moviĝis laŭ ŝia opinio. Kiam ili alvenis ĉe la Reĝa Palaco, unu el la unuaj vidaĵoj estis la Vitra Kato volviĝinta sur benko same brila kaj pura kaj travidebla kiel normale. Sed ŝi ŝajnigis ne vidi ilin, kaj ili pasis ŝin sen komento.

La Kolegio de Atletaj Artoj

Doroteo kaj ŝiaj amikoj atingis la Reĝan Palacon oportuntempe, ĉar Ozma formale oficis en sia Trono- ĉambro, kie Profesoro M. P.

Ŝancelinsekto P. E. petas ŝin puni kelkajn studentojn de la Reĝa Atleta Kolegio, de kiu li estas la Estro.

Tiu Kolegio situas en la Manĝtula Lando, sed ne tre distance for de la Smeralda Urbo. Por ebligi ke la studentoj dediĉu sian tutan tempon al atleta ekzercado, kia boatado, futbalo, k.s., Profesoro Ŝancelinsekto inventis aron da Lernopiloloj.

Unu tia pilolo, manĝite de studento post la maten- manĝo, tuj ebligis ke li komprenu aritmetikon aŭ algebron aŭ iun alian branĉon matematikan. Alia pilolo manĝita post la lunĉo donis al studento plenan scion pri geografio. Alia pilolo ebligis ke la manĝinto literumu la plej malfacilajn vortojn, kaj ankoraŭ alia ebligis ke li bele faru siajn skribliterojn. Estis piloloj por historio, mekaniko, kuirado en la hejmo kaj agronomio, kaj ne gravis ĉu la knabo aŭ knabino estis stulta aŭ lerta, ĉar la piloloj instruis al ili ĉion dum palpebrumeto.

Tiu metodo, patentita en la Lando Oz de Profesoro Ŝancelinsekto, ŝparas paperon kaj librojn, kaj ankaŭ la tedajn horojn dediĉatajn al studo en kelkaj niaj malpli favorataj lernejoj, kaj ankaŭ permesas ke la studentoj dediĉu sian tutan tempon al konkurkurado, basbalo, teniso kaj aliaj viraj kaj virinaj sportoj, kiujn multe ĝenas studado en tiuj Temploj de Lernado kie Lernpiloloj estas nekonataj.

Sed hazarde Profesoro Ŝancelinsekto (kiu tiom inventis ke tio fariĝis kutimo) senpripense inventis Kompletmanĝan Pilolon, kiu estis ne pli granda ol via plej malgranda fingrungo tamen enhavis, en kondensita formo, la egalon de bovlo da supo, porcion da fritita fiŝo, rostaĵon, salaton kaj deserton, kio donis nutron egalan al tiu de kompleta manĝo.

La Profesoro tiom fieris pro tiuj Kompletmanĝaj Piloloj ke li komencis doni ilin al la studentoj en la kolegio anstataŭ normalajn manĝaĵojn, sed la knaboj kaj knabinoj oponis ĉar ili volis manĝon kies guston ili povas ĝui. Tute ne estas ĝuige engluti pilolon, kun glaso da akvo, kaj nomi tion ĉefmanĝo; do ili rifuzis manĝi la Kompletmanĝajn Pilolojn. Profesoro Ŝancelinsekto insistis, kaj rezulte la Plejsupra Klaso kaptis la erudician Profesoron unu tagon kaj ĵetis lin en la riveron—plene vestitan. Ĉiu scias ke ŝancel- insekto ne scipovas naĝi, do la inventinto de la mirindaj Kompletmanĝaj Piloloj kuŝis senhelpe sur la fundo de la rivero dum tri tagoj antaŭ ol fiŝkaptisto kaptis unu el liaj kruroj per fiŝhoko kaj eltiris lin sur la bordon.

La erudicia Profesoro nature indignis pro tia traktiĝo, do li venigis la tutan Superan Klason al la Smeralda Urbo kaj petis ke Ozma de Oz punu ilin pro la ribelo.

Mi supozas ke la knabina Reganto ne estis tre severa kontraŭ la ribelantaj knaboj kaj knabinoj, ĉar ŝi mem jam rifuzis manĝi la Kompletmanĝajn Pilolojn anstataŭ manĝaĵojn, sed dum ŝi aŭskultadis la interesan pledon en sia Tronĉambro, Kap’tano Vilĉjo sukcesis porti la oran florpoton en kiu estis la Magia Floro en la ĉambron de Trot sen vidiĝi de iu escepte de Ĵelea Konfitaĵ, la ĉefa Honorservistino de Ozma, kaj Ĵelea promesis ne informi.

Ankaŭ la Sorĉisto povis porti la kaĝon da simioj en unu el la plej supraj turoj de la palaco, kie li havis propran ĉambron, al kiu venis neniu neinvitite. Do Trot kaj Doroteo kaj Kap’tano Vilĉjo kaj la Sorĉisto ĉiuj ĝojis pro la sukcesa fino de la aventuroj. La Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Leono iris al la marmoraj staloj malantaŭ la Reĝa Palaco, kie ili loĝas kiam ĉehejme, kaj ankaŭ ili kaŝis la sekreton, kaj eĉ rifuzis informi la Lignan Segĉevalon, kaj Hanĉjon la Mulon, kaj la Flavan Kokinon, kaj la Palruĝan Katidon pri kie ili estis.

Trot observis la Magian Floron ĉiutage kaj lasis neniun en sian ĉambron por vidi la belajn florojn escepte de siaj amikinoj, Betinjo Bobin kaj Doroteo.

La magia planto ŝajne ne perdis magion pro sia transiro el la insulo, kaj Trot estis certa ke Ozma laŭdos ĝin kiel unu el siaj plej plaĉaj trezoroj.

Supre en sia turo la malgranda Sorĉisto de Oz komencis trejni siajn dek du malgrandajn simietojn, kaj la etuloj estis tiel inteligentaj ke ili lernis ĉiun agon instruitan al ili de la Sorĉisto. La Sorĉisto traktis ilin tre kompleze kaj milde kaj donis al ili la manĝaĵojn kiujn simioj plej amas, do ili promesis laŭeble plej bone agi dum la granda evento, la naskiĝtago de Ozma.

La Naskiĝtaga Festo de Ozma

Ŝajnas strange ke feino havas naskiĝtagan feston, ĉar oni diras ke la gefeoj naskiĝis je la komenco de la tempo kaj vivas eterne. Tamen, aliflanke, estus domaĝe senigi feon, kiu havas tiom da aliaj bonaĵoj, de la plezuroj de naskiĝtaga festo. Do nin ne mirigu ke la feoj festas sian naskiĝtagon same kiel aliaj homoj, kaj opinias ilin oportunoj por festenado kaj ĝojo.

Ozma, la bela knabina Reganto de la Felando Oz, estis vera feino, kaj tiel dolĉa kaj milda prizorgante sian popolon ke ŝin multe amis ĉiuj. Ŝi loĝis en la plej grandioza palaco en la plej grandioza urbo en la mondo, sed tio ne malinstigis ŝin fariĝi amikino de la plej humila persono en la regno. Ofte ŝi surgrimpis sian Lignan Segĉevalon, kaj rajdis al domo de kultivisto kaj sidis en la kuirejo konversaciante kun la bona edzino de la kultivisto dum ŝi faris la familian bakadon; aŭ ŝi ludis kun la infanoj kaj lasis ilin rajdi ŝian faman lignan beston; aŭ ŝi ekhaltis en arbaro por paroli kun braĝisto kaj demandi ĉu li estas feliĉa aŭ deziras ion por plikontentigi sin; aŭ ŝi instruis al junulinoj kudri kaj plani belajn robojn, aŭ eniris la butikojn kie la juvelistoj kaj metiistoj sin okupas kaj rigardis ilin labori, donante al ĉiu saluton aŭ sunbrilan rideton.

Kaj alifoje Ozma sidis en sia juvelkovrita trono, kun siaj elektitaj korteganoj ĉirkaŭ si, kaj pacience aŭskultis ĉiun plendon alportitan al ŝi de ŝiaj regatoj, strebante egale juste agi al ĉiuj. Sciante ke ŝi juste decidas, la Ozuloj neniam grumblis pro ŝiaj juĝoj, sed konsentis, se Ozma decidis kontraŭ ili, ke ŝi pravas kaj ili malpravas.

Kiam Doroteo kaj Trot kaj Betinjo Bobin kaj Ozma estis kunaj, oni supozus ke ili estas ĉiuj proksimume samaĝaj, kaj ke la feina Reganto ne estas pli aĝa aŭ pli “plenkreska” ol la aliaj tri. Ŝi ridis kaj ludis kun ili kiel normala knabino, tamen ia kvieta digno ĉirkaŭis Ozman, eĉ kiam ŝi estis plej gajhumora, kaj tio iel distingis ŝin de la aliaj. La tri knabinoj plene amis ŝin, sed ili neniam povis tute forgesi ke Ozma estas la Reĝa Reganto de la mirinda felando Oz, kaj laŭnaske apartenas al potenca raso.

La palaco de Ozma staris en la centro de plezuriga kaj granda ĝardeno, kie grandiozaj arboj kaj florantaj arbustoj kaj statuoj kaj fontoj abundis. Oni povis promeni dum horoj en tiu fascina parko kaj vidi ion interesan ĉiupaŝe. En unu loko estis akvario, kie strangaj kaj belaj fiŝoj naĝis; en alia loko ĉiuj aerbirdoj kunvenis tage por granda festeno kiun provizis por ili la servistoj de Ozma, kaj ili estis tiel sentimaj pri damaĝo ke ili kutimis ekstari sur ŝultroj kaj manĝi de manoj. Ankaŭ estis la Fonto de la Akvo de Forgeso, sed estis danĝere trinki tiun akvon, ĉar ĝi forgesigis ĉion kion oni antaŭe sciis, eĉ la propran nomon, kaj tial Ozma metis avertafiŝon sur la fonton.

Sed ankaŭ estis fontoj bele parfumitaj, kaj fontoj de bongustega nektaro, malvarmaj kaj riĉgustaj, kie ĉiu rajtis laŭdezire refreŝigi sin.

Ĉirkaŭ la palaca tereno estis granda muro, dike inkrustita per brilantaj smeraldoj, sed la enirpordegoj staris malfermaj kaj al neniu estis eniro malpermesita.

Dum feritagoj la popolo de la Smeralda Urbo ofte prenis siajn infanojn por rigardi la mirindaĵojn de la ĝardenoj de Ozma, kaj eĉ eniris la Reĝan Palacon, se ili emis tion, ĉar ili sciis ke ili kaj ilia Reganto estas amikoj, kaj ke al Ozma multe plaĉas plezurigi ilin.

Konsiderante ĉion ĉi, vi ne surpriziĝos ke la homoj tra la Lando Oz, kiel ankaŭ la plej intimaj amikoj de Ozma kaj ŝiaj reĝaj korteganoj, fervoris festi ŝian naskiĝtagon, kaj preparis por la festo jam semajnojn antaŭe. Ĉiuj latuninstrumentaj bandoj praktikis siajn plej belajn melodiojn, ĉar ili devis marŝi en la multaj procesioj okazontaj en la Lando de la Palpbrumoj, la Lando de la Gilikuloj, la Lando de la Manĝtuloj kaj la Lando de la Kveluloj, kiel ankaŭ en la Smeralda Urbo. Ne ĉiuj homoj povis iri gratuli sian Reganton, sed ĉiuj povis festi ŝian naskiĝtagon, unu- aŭ ali- maniere, negrave kiom malproksime de ŝia palaco ili estas. Ĉiu domo kaj konstruaĵo tra la tuta Lando Oz estis ornamita per flagoj kaj staminoj, kaj estis ludoj, kaj dramoj, kaj ĝenerala distro por ĉiuj.

Dum sia naskiĝtago Ozma kutimis fari grandan festenon en la palaco, al kiu ricevis inviton ĉiuj ŝiaj plej intimaj amikoj. La grupo estis strange multspeca, vere, ĉar ekzistas pli da kuriozaj kaj nekutimaj uloj en Oz ol en la tuta cetero de la mondo, kaj al Ozma pli interesis nekutimaj uloj ol ordinaraj—same kiel al vi kaj al mi.

Dum tiu speciala naskiĝtago de la bela knabina Reganto, longa tablo situis en la reĝa Bankeda Halo de la palaco, ĉe kiu estis lokokartoj por la invititoj, kaj ĉe unu fino de la granda ĉambro estis malpli granda tablo, ne tiel alta, por la bestamikoj de Ozma, kiujn ŝi neniam forgesis, kaj alifine estis granda tablo kie estos aranĝitaj ĉiuj naskiĝtagaj donacoj.

Kiam la gastoj alvenis, ili metis siajn donacojn sur tiun tablon kaj poste trovis siajn lokojn ĉe la bankedotablo. Kaj, post la lokiĝo de ĉiuj gastoj, la bestoj eniris laŭ solena procesio kaj Ĵelea Konfitaĵ lokigis ilin ĉe ilia tablo. Poste, dum orkestro kaŝita de aro da rozoj kaj filikoj ludis marŝon komponitan por tiu evento, la Reĝa Ozma eniris la Bankedan Halon, ĉirkaŭate de siaj Honorservistinoj, kaj sidiĝis ĉe la kapo de la tablo.

Ŝin salutis hurao de ĉiuj ĉeestantoj, la bestoj aldonis siajn muĝojn kaj blekojn kaj bojojn kaj miaŭojn kaj gakojn por grandigi la ĝojan tumulton, kaj poste ĉiuj sidiĝis ĉe siaj tabloj.

Dekstre de Ozma sidis la fama Birdotimigilo de Oz, kies pajloplena korpo ne estis bela, sed kies feliĉa karaktero kaj sagaca sprito favorigis lin ĉe ĉiuj.

Maldekstre de la Reganto sidis la Stana Lignohakisto, kies metala korpo estis brile polurita por tiu evento.

La Stana Lignohakisto estis la Imperiestro de la Lando de la Palpbrumoj kaj unu el la plej gravaj personoj en Oz.

Apud la Birdotimigilo Doroteo sidis, kaj apud ŝi estis Tiktoko, la Horloĝmeĥanisma Homo, kiu estis streĉita kiom permesis lia horloĝa meĥanismo, por ke li ne interrompu la feston per malstreĉiĝo. Sekvis Onklino Em kaj Onklo Henriko, parencoj de Doroteo mem, du afablaj maljunuloj kiuj havis agrablan hejmon en la Smeralda Urbo kaj estis tre feliĉaj kaj kontentaj tie. Apud ili sidiĝis Betinjo Bobin, kaj apud ŝi la drola kaj plezuriga Vilulo, kiu estis amata kien ajn li iris.

Ĉe la alia flanko de la tablo, kontraŭ la Stana Lignohakisto, lokiĝis Trot, kaj apud ŝi Kap’tano Vilĉjo.

Apud ili sidis Buton-Brilo kaj Oĵo la Bonfortuna, kaj D-ro Pipt kaj lia bona edzino Margalot, kaj la miriga Ranulo, kiu venis el la Lando de la Jipoj por ĉeesti la naskiĝtagan festenon de Ozma.

Ĉe la piedo de la tablo, kontraŭ Ozma, sidis la reĝina Glinda, la bona Sorĉistino de Oz, ĉar efektive tie estis la vera honorloko post la kapo de la tablo kie Ozma mem sidis. Dekstre de Glinda estis la malgranda Sorĉisto de Oz, kiu ŝuldis al Glinda ĉiujn magiajn artojn kiujn li sciis. Apude sidis Zingibra, bela knabina kultivisto kiun multe amis Ozma kaj Doroteo. La apudan seĝon okupis la Stana Soldato, kaj apud li estis Profesoro M. P. Ŝancelinsekto P. E., de la Reĝa Atleta Kolegio.

Maldekstre de Glinda lokiĝis la gaja Miksĉifona Knabino, kiu iom timis la Sorĉistinon kaj tial kutime bonkondutis sufiĉe. La frato de la Vilulo estis apud la Miksĉifona Knabino, kaj post li estis tiu interesa persono, Joĉjo Kukurbokapo, kiu kultivis bonegan grandan kukurbon por nova kapo kiun li portas dum la naskiĝtago de Ozma, kaj li ĉizis sur ĝi vizaĝon eĉ pli gajespriman ol tiu kiun li ĝis tiam portis. Novaj kapoj ne estis nekutimaj por Joĉjo, ĉar la kukurboj ne longe restis neputraj, kaj kiam la semoj—kiuj estis por li cerbo—komencis moliĝi kiel kaĉaĵo, li komprenis ke lia kapo baldaŭ putros, do li prenis novan el sia granda kampo da kukurboj—kultivita de li por ke neniam manku al li kapo.

Vi rimarkas ke la grupo ĉe la bankedotablo de Ozma estis iom miksa, sed ĉiu invitito estis provita kaj fidata amiko de la knabina Reganto, kaj ilia ĉeesto multe feliĉigis ŝin.

Tuj kiam Ozma sidiĝis, kun sia dorso kontraŭ la naskiĝtaga tablo, ŝi rimarkis ke ĉiuj ĉeestantoj rigardas scivoleme kaj plezure ion malantaŭ ŝi, ĉar la belega Magia Floro glore floras kaj la gigantaj floroj kiuj sekvis unu la alian sur la planto estis belaspektaj kaj plenigis la tutan ĉambron per sia delikata odoro.

Ankaŭ Ozma volis rigardi, por vidi kion rigardadas ĉiuj, sed ŝi regis sian scivolemon ĉar ne decis ke ŝi jam vidu siajn naskiĝtagajn donacojn.

Do la dolĉa kaj bela Reganto dediĉis sin al siaj gastoj, el kiuj pluraj, ekz. la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto, la Miksĉifona Knabino, Tiktoko, Joĉjo Kukurbokapo kaj la Stana Soldato, neniam manĝis sed sidis tre ĝentile ĉe siaj lokoj kaj provis distri tiujn gastojn kiuj ja manĝis.

Kaj, ĉe la bestotablo, estis alia interesa grupo, kiu konsistis el la Malkuraĝa Leono, la Malsata Tigro, Toto—la malgranda vila nigra hundo de Doroteo— Hanĉjo la Mulo, la Palruĝa Katido, la Ligna Segĉevalo, la Flava Kokino, kaj la Vitra Kato. Ĉiuj avide manĝis, escepte de la Segĉevalo kaj la Vitra Kato, kaj ĉiu ricevis abunde tiujn manĝaĵojn kiujn ĝi plej amis.

Fine, kiam la bankedo estis preskaŭ finita kaj la glaciaĵo estis disdonota, kvar servistoj eniris portante gigantan kukon, sukerkovritan kaj ornamitan per sukerfloroj. Ĉirkaŭ la rando de la kuko estis vico de flamantaj kandeloj, kaj en la centro estis reliefaj sukeraj literoj kiuj formis la vortojn: Naskiĝtaga Kuko de OZMA de Doroteo kaj la Sorĉisto “Ho, vere bela!” kriis Ozma, al kiu ĝi multe plaĉis, kaj Doroteo diris fervore: “Nun vi devas tranĉi la kukon, Ozma, kaj ĉiu el ni manĝos pecon kun nia glaciaĵo.”

Ĵelea Konfitaĵ alportis grandan oran tranĉilon kun juvelkovrita tenilo, kaj Ozma stariĝis en sia loko kaj provis tranĉi la kukon. Sed tuj kiam la sukerkovraĵo en la centro rompiĝis pro la premo de la tranĉilo saltis el la kuko simieto ok centimetrojn alta, kaj lin sekvis alia kaj alia, ĝis dek du simioj staris sur la tablotuko kaj riverencis antaŭ Ozma.

“Gratulojn al nia gracoplena Regantino!” ili kriis ĥore, kaj poste ili komencis dancon, tiom komikan kaj amuzan ke ĉiuj ĉeestantoj ridegis kaj eĉ Ozma partoprenis en la ĝojo. Sed post la danco la simioj faris kelkajn mirindajn akrobataĵojn, kaj poste ili kuris al la kavo de la kuko kaj elprenis kelkajn band- instrumentojn el polurita oro—kornetojn, trumpetojn, tamburojn, k.s.—kaj forminte procesion la simioj marŝis tien kaj reen sur la tablo ludante gajan melodion facile kiel spertaj muzikistoj.

Al Doroteo plaĉegis la sukceso de ŝia “Surpriza Kuko”, kaj kiam la simioj finis sian prezenton, la bankedo finiĝis.

Nun estis la horo kiam Ozma vidu siajn aliajn donacojn, do Glinda la Bona stariĝis kaj, preninte la knabinan Reganton per la mano, gvidis ŝin al la tablo kie ĉiuj donacoj estis belege kunaranĝitaj. La Magia Floro, kompreneble, allogis ŝian atenton, kaj Trot devis rakonti al ili la tutan historion de iliaj aventuroj.

La knabineto ne forgesis agnoski la helpon de la Vitra Kato kaj la malgranda Sorĉisto, sed efektive emfazenda estis Kap’tano Vilĉjo kiu kuraĝe portis la oran florpoton for de la sorĉita Insulo.

Ozma dankis ilin ĉiujn, kaj diris ke ŝi metos la Magian Floron en sian buduaron kie ŝi povos ĝui ĝiajn belecon kaj odoron konstante. Sed nun ŝi trovis la eksterordinaran robon teksitan de Glinda kaj ŝiaj knabinaj servistinoj el fadenoj formitaj el puraj smeraldoj, kaj ĉar ŝi estis knabino amanta belajn vestojn, la ekstazo de Ozma pro tiu prezentiĝo de la elegantega robo estas facile imagebla. Ŝi apenaŭ povis atendi por surmeti ĝin, sed la tablo estis kovrita per aliaj belaj donacoj kaj la nokto estis jam grandparte pasinta antaŭ ol la feliĉa knabina Reganto ekzamenis ĉiujn siajn donacojn kaj dankis tiujn kiuj ame donis ilin.

La Fonto de Forgeso

La matenon post la naskiĝ- taga festo, dum la Sorĉisto kaj Doroteo promenis en la ĝardenoj de la palaco, Ozma elvenis por akompani ilin, dirante: “Mi volas aŭdi pli pri viaj aventuroj en la Arbaro de Gugu, kaj kiel vi sukcesis akiri tiujn karajn simietojn por utiligo en la Surprizkuko de Doroteo.”

Do ili sidiĝis sur marmora benko apud la Fonto de la Akvo de Forgeso, kaj inter si Doroteo kaj la Sorĉisto rakontis siajn aventurojn.

“Mi estis ege iritiĝema dum mi estis lankovrita ŝafido,” diris Doroteo, “ĉar mi tute ne sentis min komforta. Kaj mi ne estis tute certa, komprenu, ke mi iam refariĝos knabino.”

“Vi eble ankoraŭ estus lankovrita ŝafido, se mi ne trovus tiun Magian Transforman Vorton,” deklaris la Sorĉisto.

“Sed kio okazis al la juglando kaj al la hikorinukso en kiujn vi transformis tiujn aĉajn bestomagiistojn?”

demandis Ozma.

“Nu, mi preskaŭ jam forgesis ilin,” estis la respondo; “sed mi kredas ke ili ankoraŭ restas ĉi tie en mia poŝo.”

Li serĉis en siaj poŝoj kaj eltiris la du nuksojn kaj montris ilin al ŝi.

Ozma rigardis ilin penseme.

“Ne estas juste, lasi iajn vivantojn en tiaj senhelpaj formoj,” diris ŝi. “Mi kredas, Sorĉisto, ke vi devus retransformi ilin en iliajn naturajn formojn.”

“Sed mi ne scias kio estas iliaj naturaj formoj,” li obĵetis, “ĉar kompreneble la formoj de miksbestoj kiujn ili surprenis ne estis naturaj por ili. Kaj ne forgesu, Ozma, ke iliaj naturoj estis kruelaj kaj petolaj, tiel ke se mi revivigos ilin ili eble kaŭzos multajn problemojn por ni.”

“Malgraŭ tio,” diris la Regantino de Oz, “ni devas liberigi ilin de iliaj aktualaj sorĉiĝoj. Kiam vi redonos al ili iliajn naturajn formojn ni trovos kiuj ili vere estas, kaj certe ni ne bezonas timi iujn du homojn, eĉ kvankam ili eble montriĝos magiistoj kaj niaj malamikoj.”

“Mi ne estas egale certa pri tio,” protestis la Sorĉ- isto, kun skuiĝo de sia kalva kapo. “La unusola peco de magio kiun mi forprenis de ili—nome, la Vorto de Transformo—estas tre simpla, tamen tre potenca, tiom ke nek Glinda nek mi povas fari ion egalan. Ne efikas nur la vorto, komprenu, efikas la prononcmaniero. Do se la du fremdaj magiistoj havas alian similan magion, ili eble montriĝos tre danĝeraj por ni, se ni liberigos ilin.”

“Mi havas ideon!” kriis Doroteo. “Mi ne estas sorĉisto, nek feino, sed se vi plenumos mian konsilon, ni tute ne bezonos timi tiujn homojn.”

“Kion vi pensas, karulino?” demandis Ozma.

“Nu,” respondis la knabino, “jen ĉi tiu Fonto de la Akvo de Forgeso, kaj tio donis al mi la nocion. Kiam la Sorĉisto parolos tiun teruran vorton kiu reŝanĝos ilin en iliajn realajn formojn, li povos ankaŭ ege soifigi ilin, kaj ni metos tason ĝuste ĉi tie apud la fonto, tiel ke ĝi estos facile prenebla. Poste ili trinkos la akvon kaj forgesos ĉiun magion kiun iam ili sciis—kaj ankaŭ ĉion alian.”

“Ne malbona ideo,” diris la Sorĉisto, rigardante Doroteon aprobe.

“Ĝi estas tre bona ideo,” deklaris Ozma. “Kuru alporti tason, Doroteo.”

Do Doroteo kuris alporti tason, kaj dum ŝi forestis la Sorĉisto diris: “Mi ne scias ĉu la realaj formoj de tiuj magiistoj estas de homoj aŭ de bestoj. Se ili estas bestoj, ili ne trinkos el taso sed eble tuj atakos nin kaj trinkos poste.

Do eble estos pli sendanĝere por ni se la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro ĉeestos por eventuale protekti nin.”

Ozma eltiris arĝentan fajfilon kiu estis ligita al mallarĝa ora ĉeno kaj blovis per la fajfilo du akrajn sonojn. La sono, kvankam ne severa, estis tre penetra, kaj tuj kiam ĝi atingis la orelojn de la Malkuraĝa Leono kaj de la Malsata Tigro, la du grandegaj bestoj rapide venis saltante cele ilin. Ozma klarigis al ili kion la Sorĉisto faros, kaj ordonis ke ili restu kvietaj krom se minacos danĝero. Do la du potencaj gardistoj de la Regantino de Oz kaŭris apud la fonto kaj atendis.

Doroteo revenis kaj metis la tason sur la randon de la fonto. Tiam la Sorĉisto metis la hikorinukson apud la fonton kaj diris per solena voĉo: “Mi volas ke vi reprenu vian naturan formon, kaj ke vi estu tre soifa—P y r z q x g l !”

Tuj ekaperis, anstataŭ la hikorinukso, la formo de Kiki Aru, la Altula knabo. Li ŝajnis perpleksa, unue, kvazaŭ klopodante memori kio okazis al li kaj kial li estas en ĉi tiu nekonata loko. Sed li frontis la fonton, kaj la bobelanta akvo memorigis al li ke li soifas. Sen rimarki Ozman, la Sorĉiston kaj Doroteon, kiuj estis malantaŭ li, li prenis la tason, plenigis ĝin per la Akvo de Forgeso, kaj trinkis ĝin ĝis la lasta guto.

Li nun ne plu soifis, sed li sentis sin eĉ pli perpleksa, ĉar nun li povis memori tute nenion—eĉ ne sian nomon aŭ el kie li venis. Li ĉirkaŭrigardis la belan ĝardenon kun mieno de plaĉiĝo, kaj poste, turninte sin, li vidis Ozman kaj la Sorĉiston kaj Doroteon rigardantaj lin scivoleme kaj la du grandajn bestojn kaŭrantajn malantaŭ ili.

Kiki Aru ne sciis kiuj ili estas. sed li opiniis Ozman tre bela kaj Doroteon tre agrabla. Do li ridetis al ili— la sama senkulpa feliĉa rideto kiun bebo havus, kaj tio plaĉis al Doroteo, kiu ekprenis lian manon kaj gvidis lin sidiĝi apud ŝi sur la benko.

“Ho, mi kredis ke vi estas terura magiisto,” ŝi kriis, “sed vi estas nur knabo!”

“Kio estas magiisto?” li demandis, “kaj kio estas knabo?”

“Ĉu vi ne scias?” demandis la knabino.

Kiki kapneis. Poste li ridis.

“Ŝajne mi scias nenion,” li respondis.

“Estas tre kurioze,” komentis la Sorĉisto. “Li surhavas Manĝultajn vestojn, do iam li loĝis en la Lando de la Manĝtuloj. Kompreneble la knabo povas diri al ni neniom da sia historio aŭ familio, ĉar li forgesis ĉion kion iam li sciis.”

“Li ŝajnas aminda knabo, nun post la eliĝo de ĉiu lia malboneco,” diris Ozma. “Do ni restigos lin ĉi tie kun ni kaj instruos al li niajn kutimojn—esti fidinda kaj atenti la bezonojn de aliuloj.”

“Nu, tiukaze estas bonfortune por li ke li trinkis la Akvon de Forgeso,” diris Doroteo.

“Jes, vere,” akordis la Sorĉisto. “Sed plej rimarkinde, laŭ mi, estas ke tia juna knabo povis lerni la sekreton de la Magia Vorto de Transformo. Eble lia akompananto, kiu estas nun ĉi tiu juglando, estis la vera magiisto, kvankam mi ŝajne memoras ke ĉi tiu knabo dum li havis la bestan formon flustris la Magian Vorton en la kavan arbon, kie mi aŭdis ĝin.”

“Nu, ni baldaŭ scios kiu la alia estas,” sugestis Ozma. “Eble li montriĝos ankaŭ Manĝtula knabo.”

La sorĉisto metis la juglandon apud la fonton kaj diris, same malrapide kaj solene kiel antaŭe: “Mi volas ke vi reprenu vian naturan formon, kaj ke vi estu tre soifa—P y r z q x g l !”

La juglando malaperis kaj Rugedo la Knomo staris en ĝia loko. Li ankaŭ frontis la fonton, kaj li etendis manon por preni la tason, plenigis ĝin, kaj estis trinkonta kiam Doroteo kriis: “Ho, estas la maljuna Reĝo de la Knomoj!”

Rugedo ekturnis sin kaj frontis ilin, kun la taso ankoraŭ en sia mano.

“Jes,” li diris per kolera voĉo, “estas la maljuna Reĝo de la Knomoj, kaj mi konkeros la tutan Ozon kaj venĝos vian forpelon de mi de mia trono.” Li ĉirkaŭrigardis dum momento, kaj daŭrigis: “Neniu ovo videblas, kaj mi estas pli forta ol ĉiuj vi homoj kune! Mi ne scias kiel mi venis ĉi tien, sed mi batalos la batalon de mia vivo—kaj mi venkos!”

Liaj longa blanka hararo kaj barbo flirtis en la venteto; liaj okuloj brilis malame kaj venĝeme, kaj tiom surprizitaj kaj ŝokitaj ili estis de la subita ekapero de tiu malnova malamiko de la popolo de Oz, ke ili nur povis rigardadi lin silente kaj retiri sin de lia sovaĝa rigardo.

Rugedo ridis. Li trinkis la akvon, ĵetis la tason sur la teron kaj diris feroce: “Kaj nun—kaj nun—kaj—”

Lia voĉo mildiĝis. Li frotis sian frunton perpleksite kaj karesis sian longan barbon.

“Kion mi intencis diri?” li demandis plendeme.

“Ĉu vi ne memoras?” diris la Sorĉisto.

“Ne; mi forgesis.”

“Kiu vi estas?” demandis Doroteo.

Li penis pensi. “Mi—mi estas certa ke mi ne scias,” li balbutis.

“Ĉu vi ankaŭ ne scias kiuj ni estas?” demandis la knabino.

“Mi tute ne scias,” diris la Knomo.

“Diru al ni kiu estas ĉi tiu Manĝtula knabo,”

sugestis Ozma.

Rugedo rigardis la knabon kaj kapneis.

“Lin mi ne konas. Vi ĉiuj estas nekonatoj. “Mi— mi eĉ ne konas min mem.”

Post tio li karesis la kapon de la Leono kaj murmuris, “Bona hunĉjo!” kaj la Leono muĝetis indigne.

“Kion ni faru pri li?” demandis la Sorĉisto, perplekse.

“Foje antaŭ nun la fia maljuna Knomo venis ĉi tien por konkeri nin, kaj tiam, kiel nun, li trinkis la Akvon de Forgeso kaj fariĝis malminaca. Sed ni resendis lin al la Regno de la Knomoj, kie li baldaŭ relernis siajn malnovajn fikutimojn.”

“Tial,” diris Ozma, “ni devas trovi por li lokon en la Lando Oz, kaj restigi lin ĉi tie. Ĉar ĉi tie li ne lernos fiecon kaj ĉiam estos senkulpa kiel nia propra popolo.”

Do la vaganta eksreĝo de la Knomoj trovis novan hejmon, pacan kaj feliĉan hejmon, kie li estis tute kontenta kaj pasigis siajn tagojn kun senkulpa ĝuo.