ĈAPITRO unu,
kiu temas pri la stato
kaj la vivmaniero de la fama hidalgo
Don Kiĥote de la Manĉa.
En vilaĝo de La Manĉa, kies nomon mi ne volas memori, antaŭ
nelonge, vivis hidalgo el tiuj kun lanco en rako, antikva ŝildo, osta
ĉevalaĉo, kaj rapida levrelo. Stufaĵo pli ofte bova ol ŝafa en la
matenoj, haketita viando kun salo preskaŭ en ĉiu nokto, grivoj kaj
frititaj ovoj sabate, lentoj vendrede, kaj plie kolombido dimanĉe,
prenis tri kvaronojn de lia enspezo. La alian kvaronon konsumis velura
sajo, pluŝaj kuloto kaj pantofloj por la festaj tagoj, dum en la cetero
de la semajno, li kontentiĝis portante delikatan lanaĵon.
Li tenis en sia domo mastrumantinon kun pli ol kvardek jaroj,
nevinon ankoraŭ ne dudekjaran, kaj laborulon doman kaj agran, kiu same
okupiĝis selante la ĉevalaĉon, kiel uzante la serpon.
Nia hidalgo havis proksimume kvindek jarojn. Li estis fortika,
magra, kavavizaĝa, frua ellitiĝanto kaj amiko de la ĉaso. Oni diras, ke
li portis la nomon Qŭiĥada aŭ Qŭesada (ĉar ekzistas kelka diferenco de
opinio inter la aŭtoroj skribintaj pri ĉi temo), kvankam laŭ seriozaj
konjektoj, ŝajnas ke li nomiĝis Qŭiĥana. Sed tio ne gravas al nia
rakonto: sufiĉas, ke ĝi ne deviu de la vero eĉ unu solan punkton. Oni
sciu do, ke la supre menciita hidalgo, en siaj horoj de neniofarado,
t.e. dum la pli granda parto de la jaro, sin fordonis al la legado kun
tiom da persisto kaj plezuro, ke li preskaŭ tute neglektis ĉasi kaj eĉ
administri sian bienon; kaj ĝis tia ekstremo iris lia scivolo kaj
ekstravaganco ĉi-rilate, ke li vendis multajn akreojn da plugotero por
aĉeti kaj legi kavalir-librojn, kaj tiel li prenis hejmen, kiom da ili
li trovis. Inter ili plej plaĉis al li la verkoj de la fama Feliciano
de Silva, ĉar ties klara prozo kaj komplikaj rezonoj, ŝajnis al li
veraj perloj, precipe kiam li legis pri galantaĵoj kaj defioj ofte
skribitaj laŭ la jena stilo: «La nekompreneblaj rezonoj, kiujn al mia
komprenemo oni prezentas, tiel ŝancelas mian komprenon, ke kompreneble,
mi plendas je via belega moŝtulino». Kaj ankaŭ kiam li legis: «La altaj
ĉieloj, kiuj vian moŝton dian per steloj fortigas, igas vin merita je
la merito, kiun meritas via grandeco».
La kompatinda kavaliro perdadis la saĝon super tiaj rezonoj kaj
klopodegis ilin kompreni kaj klarigi al si ties sencon, kvankam
Aristotelo mem kaptus neniom kaj eltirus nenian signifon el ili, eĉ se
li reviviĝus nur tiucele. Ne tre plaĉis al li la vundoj faritaj
kaj ricevitaj de don Belianis, ĉar li imagis, ke lia vizaĝo kaj korpo
certe plenis de cikatroj kaj markoj, kiom ajn eminentis la hirurgoj lin
kuracintaj. Tamen li laŭdis la promeson de la aŭtoro iam daŭrigi, kaj
meti finon al tiel senfinaj aventuroj, kaj multfoje nia hidalgo sentis
la deziron preni mem la plumon, kaj alskribi al la libro la finan
parton. Kaj sendube tion li entreprenus, kaj eĉ tute plenumus, se ne
malhelpus lin aliaj pensoj pli gravaj kaj konstantaj.
Kun la pastro de sia vilaĝo, dokta homo licenciita ĉe Sigŭenza,
li diskutis multajn fojojn, ĉu estis pli bona kavaliro, Palmerin de
Anglujo, aŭ Amadis de Gaŭlio. Sed majstro Nikolas, la barbiro de la
vilaĝo, diris, ke plej grandis la Kavaliro de la Suno, kaj ke, apenaŭ
komparebla kun li, povus esti nur don Galaor, frato de Amadis de
Gaŭlio, ĉar Galaor havis komplezeman naturon, ne montriĝis tiel afekte
delikata nek tiel plorema kiel lia frato, kaj laŭkuraĝe li rangis eĉ ne
unu colon post li.
Resume, la libroj tiel absorbis lin, ke dum la noktoj li legis de
helo ĝis helo, kaj dum la tagoj de obskuro ĝis obskuro, kaj tiel, pro
multa lego kaj apenaŭa dormo, sekiĝis al li la cerbo, tiamaniere, ke li
tute perdis la saĝon. Lia fantazio pleniĝis per ĉio, kion li legis en
la libroj : ensorĉoj, kvereloj, bataloj, defioj, vundoj, galantaĵoj,
am-aferoj, tempestoj kaj neeblaj absurdoj. Kaj tiel fiksiĝis al li en
la kapo, ke la tuta aparato de elpensitaj fabeloj estas vera, ke por li
ne ekzistis en la mondo historio pli aŭtentika. Li asertis, ke Cid Ruy
Diaz, estis tre bona kavaliro sed ne komparebla kun la Kavaliro de la
Arda Glavo, kiu per unu sola trahako, dividis en du partojn paron da
ferocaj kaj monstraj gigantoj. Li havis eĉ pli bonan opinion pri
Bernardo del Carpio, ĉar ĉe Roncesvalles, li mortigis inter la brakoj
la ensorĉitan Rolando, same kiel Heraklo, la titanon Anteo. Li laŭde
parolis pri la giganto Morgante, ĉar li sola, montriĝis afabla kaj
ĝentila, kvankam li apartenis al generacio de orgojlaj kaj insolentaj
grandeguloj. Sed, precipe, li diris multon bonan pri Reinaldos de
Montalban, ĉefe kiam li image vidis lin elrajdi el sia kastelo, rabi
kion li renkontis kaj transmare ŝteli idolon de Mahometo tute oran, laŭ
la historio. Kaj li volontege fordonus sian mastrumantinon, kaj aldone
eĉ sian nevinon, por la eblo tani la haŭton de la perfida Galalon.
Nu, kiam li tute perdis la saĝon, venis al li en la kapon la plej
stranga ideo, neniam antaŭe trafinta frenezulon en ĉi mondo. Ŝajnis al
li konvene kaj necese, tiel por grandigo de lia honoro, kiel por servo
al lia lando, fariĝi vaganta kavaliro, kaj iri tra la mondo kun armaĵo
kaj ĉevalo, serĉante aventurojn kaj farante kion, laŭ liaj libroj,
plenumis la vagantaj kavaliroj : ripari arbitrojn kaj riski sin en
agojn kaj danĝeron, kiuj, se superitaj, havigas eternan honoron kaj
famon. La kompatinda imagis, ke pro la kuraĝo de sia brako, li jam
ricevis la kronon de, almenaŭ, la imperio de Trebizondo; kaj pelate de
la stranga plezuro, kiun vekis en li tiel agrablaj pensoj, li rapidis
efektivigi sian deziron.
Unue, li frote purigis armaĵon, kiu apartenis al liaj praavoj,
kaj kiu, rusta kaj ŝima, kuŝadis jam de longega tempo, forgesite, en
angulo. Li elfrotis kaj riparis ĝin kiel eble plej bone, sed rimarkis
gravan mankon : la kasko estis nur simpla kapopeco sen viziero. Tamen
li inĝenie aranĝis tion, ĉar li faris per kartonoj, specon de viziero,
kiu, fiksita al la kasko, donis al la tuto aspekton de kompleta
helmo. Estas vere, ke por vidi, ĉu ĝi havas sufiĉan forton por elteni
la hakojn, li elingis la glavon, frapis per ĝi du fojojn la vizieron,
kaj jam per la unua bato kaj en unu momento ruinigis kion li antaŭe
konstruis dum unu semajno. Ne tre plaĉis al li ĝia facila rompiĝemo,
kaj por eviti al si tian danĝeron, li refaris la vizieron metante
fer-stangetojn sur ĝia interna flanko, ĝis li kontentiĝis je ĝia
eltenemo; kaj ne zorgante submeti ĝin al nova provo, li juĝis la tuton
kiel kompletan helmon eksterordinare bonan.
Poste, li iris vidi sian ĉevalaĉon, kaj kvankam ĝi havis pli da
afekcioj ol realo centavojn, kaj pli da difektoj ol la ĉevalo de
Gonela, kiu tantum pellis et ossa fuit, ŝajnis al li, ke nek Bucefalo,
de Aleksandro la Granda, nek Babieca, de Cid Ruy Diaz, egalis ĝin. Kvar
tagojn li pasigis cerbumante kiun nomon li donu al la ĉevalo, ĉar —li
diris en si,— ne estus juste, ke rajdbesto bona per si mem kaj
apartenanta al renoma kavaliro, ne havus faman nomon ; tial li celis
elekti unu, kiu proklamus, kia estis la ĉevalo antaŭ ol ĝia mastro
fariĝis vaganta kavaliro, kaj kia ĝi estis nun ; vere, se la mastro
ŝanĝiĝis al nova stato, ankaŭ la ĉevalo devus alpreni nomon faman kaj
laŭte sonantan, kiel decis al lia nova ordeno kaj funkcio. Tiel do, li
elpensis, trastrekis, transformis kaj refaris en sia memoro kaj
fantazio multajn nomojn, ĝis fine li nomis la ĉevalon: Rocinante, nomo,
laŭ li, alta, sonora kaj signife indikanta tion, kio la besto antaŭe
estis, kaj ankaŭ tion, kio ĝi estis nun : la unua inter ĉiuj ĉevaloj de
la mondo.
Doninte nomon al la ĉevalo tiel konforman al lia gusto, li
decidis fari la samon rilate sin mem, kaj cerbumadis ok pliajn tagojn,
ĝis fine li alprenis al si la nomon Don kiĥote; kiel supre dirite, sur
tio sendube baziĝis la aŭtoroj de ĉi vera historio por konjekti, ke li
certe nomiĝis Qŭiĥada, ne Qŭesada, kiel aliaj asertis. Sed memorante,
ke la kuraĝa Amadis, ne kontenta je tiu sola nomo, alprenis ankaŭ la
nomon de sia regno por famigi ĝin, kaj nomiĝis Amadis de Gaŭlio, same
li kiel bona kavaliro, volis aldoni al sia nomo tiun de sia lando, kaj
nomi sin Don kiĥote de la Manĉa. Li pensis, ke li tiel proklamus sian
familion kaj ankaŭ sian landon, kiun li honoris alprenante ĝian nomon.
La armaĵo jam estis pura, la kasko, kompleta, la ĉevalaĉo havis
sian nomon, li la sian, kaj tiam li ekpensis, ke mankas nur serĉi
damon, al kiu enamiĝi, ĉar vaganta kavaliro sen am-aferoj similas al
arbo sen fruktoj kaj folioj, al korpo sen animo. Li diris en si : «Se
pro miaj pekoj, aŭ pro bona sorto, mi renkontos ie giganton, kio
ordinare okazas al la vagantaj kavaliroj, kaj mi lin faligos en duelo,
aŭ trahakos lin ĉe la mezo de la korpo, aŭ fine venkos kaj submetos
lin, ĉu ne estus bele sendi lin, ke li eniru kaj falu sur la genuoj
antaŭ mia dolĉa damo, kaj diru per voĉo humila kaj servuta: `Sinjorino,
mi estas la giganto Caraculiambro, mastro de la insulo Malindrania, kaj
venkis min en duelo persona, la neniam sufiĉe laŭdata kavaliro Don
kiĥote de la Manĉa. Li ordonis, ke mi prezentu min ĉe via moŝto, por ke
via ekscelenco disponu je mi laŭ via volo»? Ho, kiel feliĉis nia bona
kavaliro, kiam li faris tian paroladon, kaj eĉ pli, kiam li trovis iun,
kiun li povis nomi sia damo ! Okazis, laŭ la famo, ke en vilaĝo
proksima al la lia, vivis juna kampulino de tre plaĉa aspekto, al kiu
li foje enamiĝis, kvankam ŝajne ŝi neniam tion sciis, kaj eĉ ne
suspektis. Ŝi nomiĝis Aldonza Lorenzo, kaj li opiniis ŝin taŭga ricevi
la titolon: «sinjorino de liaj pensoj. Serĉante al ŝi nomon, kiu iel
konvenus al la lia kaj elvokus princinecon kaj grandsinjorinecon, li
fine decidis alnomi ŝin Dulcinea del Toboso, —ĉar El Toboso estis ŝia
naskoloko,— kaj la nomo ŝajnis al li tiel harmonia, rara kaj
signifoplena, kiel la ceteraj, kiujn li elpensis por si mem kaj por ĉio
sia..
Notoj pri la unua ĉapitro.
1.) pli ofte bova ol ŝafa. — tiutempe oni taksis pli bongusta kaj
valora la viandon ŝafan ol la bovan.
2.) sajo. speco de antikva kazako, longa kaj sen butonoj.
3.) tantum pellis et ossa fuit. — (latinaĵo.) — tiom da haŭto kaj ostoj
ĝi havis.
4.) la unua inter ĉiuj ĉevaloj de la mondo. — Don kiĥote faras
vortoludon. 'Rocin' en la hispana signifas ĉevalaĉo, kaj aldonante al
ĝi la finaĵon 'ante' (kiu povas signifi: 'antaŭe' kaj: 'super ĉiuj') li
indikis, ke ĝi antaŭe estis: 'rocin', kaj ke, jam kiel kavalira
rajdobesto, ĝi rangas super ĉiuj ĉevaloj.