MEMORU

DOClocalStorage="ekzerco17"; BUTONOnivelo=true; DOCnivelo=4;BOOLtel=true; DOCbutonojVH = 11; DOCtopVH = 20; DOCdemandoVH = 28; DOCmesaĝojVH = 8; DOCklavaroVH = 10; DOCprogresoVH = 7; MILISEKtempoLimo=30000;DOCmontriButonojn=false;

Tro laca post longa vojaĝo

Bonvolu kompletigi la frazojn formante vortojn el la apuda listo kaj ĉiam aldonante la sufikson -IG- aŭ –IĜ.

###Li estis tro laca post la longa vojaĝo, do li rapide kuŝi[ĝ]is sur la liton. ###Bonvolu pendi[g]i ĉi tiun bildon super mian tablon! ###Panjo stari[g]is la donacitajn florojn en la ceramikan vazon. ###La frosto ruĝi[g]is ŝiajn diketajn vangojn. ###Pro honto oni ofte ruĝi[ĝ]as. ###Ŝia amiko ne volis partopreni UK-on, ŝi tamen ali[g]is lin. ###La konduto de lia aroganta filino ĉiam nervozi[g]as min! ###Pro konstanta streso en ĉi tiu zoo kelkaj bestoj nervozi[ĝ]as. ###La nova frizaĵo juni[g]as mian amikinon. ###Pro manko de pozitivaj impresoj oni povas malfeliĉi[ĝ]i. ###Fori[g]u la tablon, ĝi malhelpas! ###De zorgoj, ne de jaroj blanki[ĝ]as la haroj. ###Infanoj rapide malfeliĉi[ĝ]as pro malsukcesoj. ###En vintra vespero necesas bruli[g]i fajron en la kameno. ###Mia farbita hararo rapide blanki[ĝ]as, necesas ĉiusemajne kolori[g]i ĝin. ###Por bonfarto kaj sano kuracistoj rekomendas multe movi[ĝ]i. ###Kiujn plantojn vi kreski[g]as en via ĝardeno? ###Post pereo de mia avo la avinjo tre maljuni[ĝ]is. ###Uzo de Esperanto facili[g]as interkomunikadon. ###Ĝoju, ĉar tuj fini[ĝ]os la ekzerco!