‐ Eltenu, post ok horoj ni estos en Mostar. – Li redirektis la rigardon al [s][i][a] Politika.
Jeanne pensis ĉu peti [l][i][n],
malsuprenigi la valizon en kiu
estas nedifektitaj ŝtrumpoj, sed la ŝtrumpa manovrado en la
vagono fortimigis [ŝ][i][n] pli ol la imago
kiel refermi la tro
ŝtopitan valizon.
Ŝi decidis helpi al la transe sidanta sinjoro rigardi pejzaĝon
tra la fenestro kaj preparis [s][i][n] por
dormi sur la ŝultro
de Meho.
###
Sed unue ŝi kombis [s][i][a][j][n]
harojn, oni neniam scias kiun
oni renkontos en la sonĝoj.
Tial ŝi, por ĉiu kazo refreŝigis la ruĝon sur [s][i][a][j]
lipoj, observante [s][i][n] en eta pudrujo.
Meho ne lasis [s][i][a][n] interesan
gazetartikolon sed lia
ŝultro akceptis [ŝ][i][a][n] kapon
helpeme, kiel iu kiu kutimas
al dorlotbesto.
Post longa tempo, ekĝenis [ŝ][i][n] la
ostoriĉa ŝultro de la
edzo kaj ŝi rektigis la dorson.
Sur la fenestro estis multe da sunlumo kaj Jeanne kredis ke
baldaŭ tagmezos. Montriĝis ke ŝi dormis dudek minutojn kaj ke ŝi
rajtas ankoraŭ ripozi. La ĝentila kunvojaĝanto informis, ke la
vojaĝo daŭros ankoraŭ almenaŭ sep horojn. Ne indus kompare
mencii kiom da horoj bezonus la ŝipo de Ĝenevo al Nov‐Jorko. Ŝi
ne estis sur la ŝipo, ŝi estis en la vagono inter Sarajevo kaj
Mostar kaj vojaĝis malrapide suden por renkonti [s][i][a][n]
bopatron. Dum la dormo ŝi renkontis neniun.