MEMORU

DOClocalStorage="ekzerco04"; BUTONOnivelo=true; DOCnivelo=4;BOOLtel=true; DOCbutonojVH = 11; DOCtopVH = 20; DOCdemandoVH = 28; DOCmesaĝojVH = 8; DOCklavaroVH = 10; DOCprogresoVH = 7; MILISEKtempoLimo=30000;DOCmontriButonojn=false;

Ŝtrumpa manovrado

Tasko : kompletigu la tekston per pronomoj kaj gramatike alĝustigu ilin laŭ la senco de la frazo.

###Jeanne ŝatis esti observata, sed nun ĝenis [ŝ][i][n], ke la akcidento sur la ŝtuparo truis [ŝ][i][a][n] dekstran ŝtrumpon, tiel ke la strio serpentumis de la plandumo trans [ŝ][i][a][n] genuon en la mallumon ĉe la femuro. ###Tio nervozigis [ŝ][i][n] multe. ###Ŝajnis ke ĉiuj vidas la truon sur la ŝtrumpo. Ŝi diris al Meho, ke ŝi estas ĝenata de la ŝtrumpo, sed Meho jam en Serbio iom lozis [s][i][a][j][n] kriteriojn kaj nun en Bosnio, li eĉ pli flegmiĝis kaj li simple konsolis: ###‐ Eltenu, post ok horoj ni estos en Mostar. – Li redirektis la rigardon al [s][i][a] Politika. ###Jeanne pensis ĉu peti [l][i][n], malsuprenigi la valizon en kiu estas nedifektitaj ŝtrumpoj, sed la ŝtrumpa manovrado en la vagono fortimigis [ŝ][i][n] pli ol la imago kiel refermi la tro ŝtopitan valizon. ###Ŝi decidis helpi al la transe sidanta sinjoro rigardi pejzaĝon tra la fenestro kaj preparis [s][i][n] por dormi sur la ŝultro de Meho. ###Sed unue ŝi kombis [s][i][a][j][n] harojn, oni neniam scias kiun oni renkontos en la sonĝoj. ### Tial ŝi, por ĉiu kazo refreŝigis la ruĝon sur [s][i][a][j] lipoj, observante [s][i][n] en eta pudrujo. ###Meho ne lasis [s][i][a][n] interesan gazetartikolon sed lia ŝultro akceptis [ŝ][i][a][n] kapon helpeme, kiel iu kiu kutimas al dorlotbesto. ###Post longa tempo, ekĝenis [ŝ][i][n] la ostoriĉa ŝultro de la edzo kaj ŝi rektigis la dorson. ###Sur la fenestro estis multe da sunlumo kaj Jeanne kredis ke baldaŭ tagmezos. Montriĝis ke ŝi dormis dudek minutojn kaj ke ŝi rajtas ankoraŭ ripozi. La ĝentila kunvojaĝanto informis, ke la vojaĝo daŭros ankoraŭ almenaŭ sep horojn. Ne indus kompare mencii kiom da horoj bezonus la ŝipo de Ĝenevo al Nov‐Jorko. Ŝi ne estis sur la ŝipo, ŝi estis en la vagono inter Sarajevo kaj Mostar kaj vojaĝis malrapide suden por renkonti [s][i][a][n] bopatron. Dum la dormo ŝi renkontis neniun.