=== Kio sekvas estas nun nura propono ===
Komentarioj, rimarkoj
kaj reagoj troviĝas je la fino.
Modifita je 2005-08-01 20:12
Retpoŝtu al Remuŝ
Rezolucio pri dua lingvo en la Eŭropa Unio
1. Decido
Se 4 jarojn post la akcepto de la ĉi rezolucio, oni ne akordiĝis
pri kiu lingvo estos instruata kiel la dua lingvo ĉie en la Eŭropa
Unio, tiam tiu dua lingvo aŭtomate estos la internacia lingvo nomita
"Esperanto" (9.6).
Kromaj lingvoj povos esti libere elektitaj inter eŭropaj aŭ ne-eŭropaj
lingvoj laŭ la eblecoj de la lernejoj (8.8). Ne
estas devige lerni plian lingvon, sed tio estas konsilinda.
Kvin jarojn post la akcepto de la rezolucio, ĉiu lernejo eŭropa
devos disponi pri la rimedoj por instrui Esperanton.
=== Kio sekvas supozigas ke Esperanto estis
elektita. ===
2. Programo
La lingvo estos instruata plej malfrue al junuloj 12 jaraj, sed ŝtatoj
povas decidi komenci pli frue.
=== Kio sekvas supozigas ke oni komencis je
la
aĝo de 12. ===
Vi povas amendi la supra programo rekte en
Programo12.
Post unu jaro da studado la lernanto devos esti kapabla:
- Koni la gramatikon, prononcon, skribon
- Kompreni la bazajn vortojn uzitaj en vortaroklarigoj.
- Kompreni kaj esti kapabla uzi la vortojn el la listo de 685 bazaj
radikoj.
- Reservi hotelĉambron
- Priskribi kie doloras al kuracisto
- Mendi matenmanĝon en hotelo
- Konfirmi aviadilan flugon
- Peti horaron al informbudo ĉe stacidomo.
- Koni la vortojn kaj esprimojn pri kelkaj ludoj (ekz. kartludo,
damo, ŝako, futbalo, teniso)
- Esti kapabla paroli 10 minutojn pri siaj ferioj, kaj respondi
al demandoj dum kvin minutoj.
La demandoj por la skriba ekzameno estos disponeblaj (esperante) sur la
reto. La temo de la parola ekzameno estos konversacio pri la
antaŭmenciitaj temoj.
La mencio pri Esperanto estos deviga sur la jarfina diplomo. La poentoj
atribuitaj por Esperanto estos kompareblaj al la poentoj por gravaj
fakoj kiel matematiko.
La programo de la sekva jaro aperos poste ĉi-tie.
La vasta esperanto-literaturo neniam estos parto de la lernotaĵoj por
fina ekzameno. Tiu kiu interesas sin pri literaturo povos fari tion
propravole.
La programo montros al
la decidoprenantoj kiom granda la lingvokono povas esti post unu jaro
. Estos pli efike se la programo estas la sama por ĉiuj landoj.)
3. Praktikaj konsideroj
La instrumetodo estos bazita sur la metodo Freinet (vidu La pédagogie Freinet
ankoraŭ tradukota). En la metodo Freinet,
la instruisto ludas gvidan rolon. Li ne necese estas la persono kiu
plej bone majstras la lingvon. Li povas esti kunlernanto kiu ankaŭ foje
eraras kaj povas esti korektata de alia lernanto (8.7).
La instruisto pri la latina lingvo estos la plej taŭga kandidato por
instrui Esperanton. Fakte, iu ajn instruisto pri lingvoj devus esti
kapabla instrui Esperanton post mallonga tempo. Kiam eblas (depende de
la intereso de la lernantoj kaj de la kono de la instruisto) la
instruisto komparos
la esperantan vorton al la samradikaj vortoj uzitaj en aliaj lingvoj.
4. Antaŭviditaj konsekvencoj de tiu rezolucio
Nur la fakto ke tiu rezolucio estas diskutata, pligrandigos la nombron
de interesatoj. Kvin jaroj post la akcepto, estas verŝajne ke oni
apenaŭ bezonos eduki instruistojn por la unua jaro.
Tiu decido de Eŭropo certe influos aliajn ne eŭropajn landojn.
5. Avantaĝoj lerni Esperanton anstataŭ alian nacian lingvon
- La daŭro de la studado estas pli mallonga.
- Pli da lernantoj sukcesos je la fina ekzameno. (8.10).
- Esperanto estas neŭtrala. Ĝi ne avantaĝas unu
gento eŭropa.
- Esperanto permesos al la lernantoj frue
interrilati
kun plej diversaj kulturoj samnivele, laŭ la modelo de interkulturo.net. Por
tiu celo, ili plej efike uzos la reton aŭ ilojn kiel Skype, Paltalk aŭ Ĵabero.
6. Detala priskribo de la lecionoj
(Aperos ĉi tie poste, aŭ pli bone ĉe subpaĝo
de Programo12).
7. Motivigo de la lernantoj
En ĉiu lando, studentoj estos lotumitaj por partopreni al internacia
kunveno ekster Eŭropo (Ĉinio, Brazilio, Egipto). La nombro de tiaj
kunvenoj kaj ĝiaj lokoj estos poste anoncitaj.
Notu bone ke la lingvokono ne estos kriterio de elektado. Do la plej
malbona studento havas tiom da ŝancoj esti elektita kiom la plej bona (8.6).Vizitoj estos organizitaj de lokaj
esperantistoj.
8. Demandoj kaj Respondoj
- Kio okazos se oni ne akordiĝas pri unu komuna
dua lingvo?
Tiam la situacio de la rilatoj inter eŭropanoj ne ŝanĝos
kompare al la nuna.
- Kial lerni Esperanton kiam ekzistas sufiĉe da
"naturaj" lingvoj, kaj sufiĉe da materialo kaj kompetentecoj por
instrui
ilin?
Bonvolu legi la artikolon de D-ro Ludoviko Molnár,prezidanto de
la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, pri Pli feliĉaj lingvolernantoj, pli
sukcesaj lingvoinstruistoj.
- Kio okazos en la kazo kiam unu nacia lingvo
estos
elektita.
Tiam ne estos ŝanĝoj aŭ novaj devigoj por la bonŝancaj studentoj
de tiu lando. La aliaj landoj devos adapti siajn programojn.
- Ĉu la deviga studo de dua lingvo por ĉiu
Eŭropano
ne kondamnos la instruistojn pri aliaj lingvoj al senlaboreco?
Se la dua lingvo estus la Angla, la Franca, la Hispana aŭ la
Germana, oni povus antaŭtimi tion. Tiuj lingvoj estas tre malfacilaj
kompare al Esperanto, kaj ofte malkuraĝigas plian studadon. Sed se la
dua lingvo estas esperanto, estas pli verŝajne ke pli da infanoj frue
malkovros sian intereson pri
lingvoj, spertos ke la studo de fremdaj lingvoj ne estas tro laciga,
kaj
tiuj kiuj deziras disponos pri pli da tempo por la studo de tria aŭ
eble
kvara lingvo. Oni povas antaŭvidi ke la elekto de ne-eŭropa lingvo
estos
pli ofta.
- Kie oni povas trovi pli da informoj pri
Esperanto
en Eŭropo?
Vidu http://www.lingvo.org/.
Pri Esperanto ĝenerale, vidu http://www.esperanto.net/
- Pri la punkto "7. Motivigo de la lernantoj".
Kial ne rekompensi la plej bonan studenton.
Lingvolernado estas la afero de grupo. Sciante ke unu studento
estos elektita por reprezenti la tutan klason, la plej dotitaj
lernantoj estos motivigitaj por helpi tiujn kiuj estas malpli
naturdotitaj por lerni lingvon.
- Mi ŝatus havi pli da informoj pri la
metodo Freinet.
Vidu http://www.freinet.org/espericem/icmespes.htm.
Ĉiu paĝo ne ankoraŭ estas preta esperantlingve.
- Kiu lingvo havos la preferon kiel tria lingvo.
Neniu lingvo havas preferon. Decidas la lernantoj. La
enmigrantoj verŝajne
elektos la lingvon de ilia komunumo. La aŭtoktonoj elektos lokan
dialekton.
- Kiu lingvo estos elektita kiel la unua lingvo?
Ĉiu ŝtato decidos pri kiu lingvo estos instruata kiel la unua en
la lernejoj sur sia teritorio.
- Kiu estas la vera nivelo de la kono de
la Angla?
Studo Lintas - por kontroli diferencon inter la diroj pri
scipovo
de la angla kaj la nivelo atingita dum kontrolo, enketistoj petis ke
oni
(ne angligu propralingvajn frazojn, sed simple) devu propralingvigi tri
anglajn frazojn.
Udo Van de Sandt, "Access: An Exclusive Study of Lintas
Worldwide, *Initiative* (Lintas Worldwide Media News Bulletin), London:
Lintas Worldwide, 1989, januaro, p. 1 & 2. Enketo (ŝajne cito de
Lintas) estis pritraktita en la Lieĝa gazeto *La Meuse* de la 5-a de
septembro 1992
sub la titolo *English Spoken*. La rezultoj tie estis jenaj. La unua
cifero
estas la elcento de personoj, kiuj asertas, ke ili regas la anglan, la
dua
la elcento, kiu efektive regas ĝin laŭ la kontrolo:
Belgio: 41- 17 ; Danlando: 32 - 15; Francio: 20 - 3; Hispanio: 9 -3;
Italio:
9 - 1; Nederlando: 51 - 28.
- Ial, la nomo "Esperanto" ŝajnas referenci
malsukcesintan
eĉ ridindan projekton. Ĉu oni ne devus proponi Internacia Lingvo, aŭ
kiel
Profesoro Helmar G. Frank de Paderborn, Ilo?
Eble. Sed kun la danĝero ke tiuj kiuj eksubtenis la projekton
sentos
sin trompita kiam ili ekkonscias ke temas pri Esperanto. Laŭ mi estas
pli
bone nomi "muskaptantan domfelison" katon, kaj alfronti la
kontraŭulojn.
Se oni preferas nomi ĝin "Ilo", devas esti klara, en la sama dokumento,
ke
temas pri Esperanto.
- Kial vi proponas la metodon Freinet? Ĉu
gravas
kiun metodon oni uzas?
Mia supozo estas ke la tempo mankas al ni por eduki sufiĉe da
instruistoj laŭ la tradiciaj metodoj. Ni ankaŭ ne volas timigi la nunaj
lingvo-instruistoj, kvazaŭ ili ne plus estos bezonataj. Ni bezonas
ilian sperton kiel instruistoj.
Sufiĉos ke ili studas la lernotaĵojn unu tagon antaŭ la lernantoj. (Tio
jam okazis kaj donis bonajn rezultojn en Paderborn - Ref. Prof Helmar
G.
Frank). Ilia sperto kompensos ilia miskono de la lingvo. Ili nur devas
agnoski
ke ili povas erari, sciante ke plej ofte, ili pravos. En kazo de dubo,
la
komunumo povas helpi ilin.
- Kiam vi priskribos la programon por la dua
jaro?
La programo de la unua jaro ne ankoraŭ estas difinita. Iuj jam
trovas
ĝin tro optimista. Ĝi dependas de la nombro de horoj/semajne. Iuj
proponas
komenci pli frue, je la aĝo de 9 jaroj. Tiuj punktoj devas esti unue
difinitaj.
9. Komentarioj,
rimarkoj kaj reagoj
Vi trovos ĉi-tie rimarkoj kiuj ne apartenas
al la rezolucio.
- Tiu teksto estas diskutota. Bonvolu noti ke ĉio, ja ĉio, estas
ŝanĝebla: la daŭroj, la aĝoj, la programoj, ktp... Mi pensis ke estus
pli facile
komenci pri tia ĝenerala propono, kvazaŭ ĝi estus akceptita, kaj poste
plibonigi kaj detaligi ĝin.
- Kutima rezolucio komencas per aro da "konsiderante",
"konsciante", "kredante", antaŭ oni alvenas al la grava punkto de la
rezolucio, kiun
oni devus unue legi. Mi ŝatus uzi pli modernan prezentadon, pli facile
kompreneblan por nefakulo. Mi preferas ke oni apartigas la motivadon de
la decidojn.
Do la parto "kial" venos post la parto "kion oni faros".
- Mi ne estas lingvoinstruisto. Mi ne dubas ke ni disponas pri
sufiĉe da spertuloj en nia movado, kiuj povos kunmeti detalan
studprogramon. Necesas difini kiom da horoj semajne kaj entute oni
bezonos por atingi difinitan kaj atingeblan celon. La programo devas
esti la sama en ĉiuj ŝtatoj.
- Kiom da horoj semajne kaj entute oni disponas en la diversaj
ŝtatoj por lerni dua lingvon?
Mi bezonas respondojn el ĉiu ŝtato, kun iom da klarigo pri la
diversaj kursaroj proponitaj al la aĝgrupo 12-13. Mi pensas ke unu horo
semajne
ne estas sufiĉe por ke lernanto sentas ke li progresas. Mi pensas ke
tri
horoj semajne estas minimumo (lunde, merkrede, vendrede po unu).
- Kiel oni povus pli facile kunlabori al ĉi tiu propono?
Ĉu iu partoprenanto al ĉi forumo konas vikion kiun ni rajtos
uzi
por kunlabori al la amendo de la teksto?
Provizore uzu la Yahoo listo parlamenta-agado. La adreso de la forumo
estas: http://groups.yahoo.com/group/parlamenta-agado/.
Por aliĝi al la forumo oni sendu malplenan mesaĝon laŭ adreso: parlamenta-agado-subscribe@yahoogroups.com.
Vi ankaŭ devos registri vin al Yahoo senpaga servo. Sendu viajn
kontribuojn al parlamenta-agado@yahoogroups.com.
- Mi ŝatus scii kion tiu propono
antaŭsupozigas.
Ĝi antaŭsupozigas ke oni jam konsentis pri la neceso instrui
komunan duan lingvon. Sed eĉ tion oni evitas diskuti. Do la afero
lamas. Oni esperas ke prokrasto aŭtomate avantaĝos la elekton de la
Angla. Oni bone konscias ke, se oni nun volas trudi la Anglan, oni
devos alfronti akran opozicion.
- Kial atendi 4 jarojn post la akcepto de la rezolucio, ĉu ne eblas
pli frue?
Se la daŭro estas 10 jaroj, la efiko estos preskaŭ la sama. La
ideo estas veki intereson tuj, antaŭvidante ke la scivolemaj individuoj
tuj serioze interesiĝos pri la lingvo. Mi pensas ke 4 jaroj ne timigos
tiujn kiu subtenas alian lingvon. Sed mi pensas ke oni devas surtabligi
tian proponon plej
urĝe, pro la antaŭmenciita motivo. Se oni atendas, la opono de tiuj
kiuj
klopodis lerni la anglan kaj fieras pro sia balbutado, estos tro
granda.
10. Ligoj rilatitaj al ĉi projekto.
- http://www.ikso.net/ilei/agado/konferenco_2004.php
- http://revo.bierfaristo.com/phpwiki/index.php/CulturalUnderstandingthroughEsperanto
- http://www.interkulturo.net/chefa.php
- http://www.xs4all.nl/~pilger/breo-au8.htm
Bazaj radikoj Esperanto-Esperanto (2500) eble por la dua jara.
- NEFERMITA LETERO AL LA
MEMBROJ
DE LA EUROPA PARLAMENTO
- Claude
Piron - Réponse en 1984 au ministre de l'Éducation nationale : Culture
et
espéranto
- Human
Development
Report 2004 - Cultural Liberty in Today’s Diverse World
- EDE: EUropo - Demokratio -
Esperanto
- (redaktota)
Retaj_Kursoj_Kaj_Partoprenigo_De_La_Retaj_Kursanoj_En_La_Komunumo
- Esperanto-Centroj_Kaj_Kursejoj_Lauxlande
- Programo
- Internacilingva_-_Elementa
- Internacilingva_-_Meza
11. El Babilejoj
Steve Brewer skribis:
Mi kredas ke oni povas uzi Esperanton por ligi grupojn de studentoj tra
la mondo por studi gravajn interfakajn temojn. Ĉiu leciono havus taskon
kiun ĉiu grupo devus plenumi kaj mallongan lecionon de Esperanto kiu
sufiĉus
por ke la studentoj interŝanĝu siajn eltrovojn. Ekzemple, la studentoj
povus studi kiel malsamaj kulturoj traktu la posedon kaj uzadon de
tero. Eble
en unu semajno ili studos kiom da homoj loĝas po kilometroj kvadrataj
en
sia loko. En alia semajno, ili studos kio estas la leĝaj procesoj por
aĉeti
pecon da tero kaj kian rajtojn oni ricevas.
Per la Esperanto leciono ili (1) verkos mallongan artikolon en
Esperanto kiun ili afiŝos por la aliaj grupoj kaj (2) legos la afiŝojn
de la aliaj
grupoj. Por tiu ĉi temo, studentoj ankaŭ lernus uzi komputilojn por
akiri
(Globaj Poziciaj Sistemoj), analizi (GRASS Geografiaj informaj
sistemoj),
kaj kunlabori kaj interŝanĝi la datenojn ('Wiki' softvaroj).
From: Leo De Cooman
To: europo@yahoogroupes.fr
Sent: Friday, June 25, 2004 8:02 PM
Subject: [eŭropo] Problemstarigo
Karaj cerbumantoj,
ofte klara starigo de problemo povas parte aŭ eĉ tute solvi ĝin.
Tial mi volas ĉi sube provis starigi nian problemon, kompreneble ĉio
estu pridiskutebla/ forigebla/ korektebla (ne nur lingvaĵe)/
kompletigebla/ ...
Faktoj pruveblaj/ pruvendaj/ pruvitaj/ ...
En EU estas parolataj pluraj lingvoj el diversaj lingvogrupoj/ ...
21(?) el la lingvoj parolataj en EU estas agnoskitaj de EU kiel
'oficialaj'
(Ĝis nun) EU asertas paroli kaj aŭdi al siaj civitanoj/
enloĝantoj(?) en ĉies propra oficiala lingvo
ne ĉiuj civitanoj povas korespondi al EU en siaj propraj lingvoj,
ĉar tiuj estas ne agnoskitaj (ĉu tio jam estas maljusto laŭ la 'homaj
rajtoj'?)
el la oficialaj lingvoj 3(?) estas agnoskitaj(?) uzataj(?) kiel
'laborlingvoj'
Parolanto de iu lingvo havas avantaĝon se lia lingvo estas
'oficiala' per tio ke li povas korespondi (pri kio?) en sia propra
lingvo.
Parolanto/ ano/ ... de iu lingvo havas avantaĝon se lia lingvo
estas 'laborlingvo' per tio ke ĉe dungado de oficistoj por tia 'laboro'
li povos uzi sian propran lingvon.
Estas konstatate (-ite?) ke EU kaj/aŭ(?) subvenciitaj servoj
diskriminacias per avantaĝo al 'denaskaj parolantoj'
EU asertas respekt(ig)i lingvo-egalecon al ĉiuj 'oficialaj'
lingvoj.
Evidentas faktoj pri favorado al iuj lingvoj, do malfavorado al
aliaj.
Avantaĝo al iuj lingvogrupoj estas maljustajo al aliaj.
Estas multekoste traduki el kaj al ĉiuj oficialaj lingvoj
Post la balotoj en junio 2004 evidentiĝis ke nur 45% de la
rajtigitoj voĉdonis; el tio evidentiĝas ke ekzistas iu malinteresiĝo ĉe
la civitanoj.
Uzo de pivotlingvo povas malpliigi la kostojn.
La kvalitoj de la pivotlingvo influos la kvaliton de la tradukoj
Esperanto havas altegajn kvalitojn
Unu el la kvalitoj de Esperanto estas ĝia relative facila lerneblo
(pro: logikeco/ reguleco, fonetikeco kun nur 5 vokaloj, derivebleco,
...)
Esperanto estas lingvo uzata de ne tre multaj homoj
La angla estas relative multe uzata lingvo en la mondo
La angla estas ne regula, ne fonetika lingvo, ...
Pro sia reguleco kaj logikeco Eo estas taŭga bazo i.a. por bone
kompreni la propran kaj eklerni aliajn lingvojn
En EU nuntempe pli multaj homoj komprenas/ parolas la anglan ol
Esperanton.
Pro sia vortradikaro bazita sur internacie uzata vortprovizo
Esperanto estus baldaŭ komprenata de plej multaj EU-anoj.
Pro la grandega avantaĝo havi sian propran lingvon kiel
pivotlingvon ekzistas premo de iuj landoj
Iu nacia lingvo elektota kiel pivotlingvo estas ne akceptebla
solvo por landoj kun aliaj lingvoj ol la elektota nacia lingvo
Pasintece iuj nacioj koloniis aliajn landojn kaj devigis la
koloniitojn akcepti ilian lingvon. Estas malakcepteble ke iu nacio
(re)faru same pri EU Tasko:
Trovi strategion por konatigi Esperanton (aŭ pli ĝenerale
'planlingvon' se tio estus pli oportuna) al la EU-parlamentanoj/
oficistoj/ tradukistoj/ interpretistoj/ ... kiel plej bonan/ justan/
realigeblan/ malmultekostan/ idealan/ ... solvon.
Unua paŝo povus esti: korekti/ kompletigi tiun ĉi liston.
Leo
Ludoviko Molnar
Karaj Geamikoj, cerbumantoj!
La letero de Leo De Cooman tuŝas ege gravan problemon. Mi plene
konsentas kun Li. Nia Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo formulis
kaj disvastigas per ĉiuj eblaj forumoj la du ĉefajn celojn de la nuna,
eŭropa Esperanto-movado: Ni devus atingi, ke:
- La Eŭropa Unio kiel eble plej baldaŭ akceptu Esperanton, kiel unu
el siaj oficialaj lingvoj.*
- La Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Komisiono proponu al la
membroŝtatoj, ke ili sur siaj teritorioj enkonduku la instruadon de
Esperanto, kiel unua fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto por
la 9-10-11-jaraj lernejanoj. Ili komencu la lernadon de po unu alia,
fremda, nacia lingvo en 12- kaj 14-jara aĝo.
Se ni, eŭrop-uniaj esperantistoj povus interkonsenti pri tiuj ĉi -
laŭ nia opinio - plej fundamentaj celoj, ni jam pli facile povus
determini la paŝojn kondukantajn al efektiviĝo de la menciitaj celoj.
Nun ankoraŭ kelkaj pensoj:
* EU nun havas 3 laborlingvojn: la Anglan, la Germanan kaj la Francan.
Laŭ la nuna tendenco nur la Angla restos la unusola laborlingvo. La
angloj, la germanoj kaj la francoj estas nun la "unuaklasaj" popoloj de
EU. Ni ĉiuj aliaj (poloj, hungaroj, hispanoj, italoj, ktp.) estas
"duaklasaj" popoloj, kiuj teorie rajtas sin turni al instancoj de EU en
siaj gepatraj lingvoj, sed niaj leteroj, petskriboj ktp. estas
tradukotaj Anglen, Germanen aŭ Francen. ĉiuj uniaj popoloj, - kies
lingvo (Kataluna, Vaska, Okcitana, ktp.) ne apartenas al lingvoj de la
Konstitucio - estas "triaklasaj" popoloj, kiuj ne rajtas sin turni al
la Unio en siaj gepatraj lingvoj. Nur ESPERANTO povus alporti veran,
lingvan egalrajtecon. Sen komuna, neutrala lingvo la tuta Eŭropa Unio
certe disfalos.
**La propedeutika, kapabloevoluiga efiko de Esperanto havus tiom da
avantaĝoj, ke mi povus ilin denombri nur en aparta letero...La unuajn
2-3 lernojarojn oni devus lasi por la lernejanoj alproprigi unue la
gepatralingvajn konojn kaj kapablojn, - ĉar (almenaŭ en Hungario) la
infanoj komencas paroli ankaŭ la gepatran lingvon ĉiam pli
malbele...Tiel Esperanto konkrete defendus la gepatrajn lingvojn!
Bonan pluan pensadon deziras Ludoviko Molnar
Laszlo Gados
Karaj cerbumantoj,
Ĉu vi, esperantistoj proponante Esperanton, kiel 'unu el siaj
oficialaj lingvoj' cerbumis pri tio, ke kion signifas al politikistoj
la nocio/ideo 'oficiala lingvo de EU'?
(Ekz. ĉe Ludoviko: 1. La Eŭropa Unio kiel eble plej baldaŭ akceptu
Esperanton, kiel unu el siaj oficialaj lingvoj.)
Jen la signifo: la oficiala lingvo de EU apartenas al
membroŝtato(j) (kiel ŝtata oficiala lingvo) kaj al lingvokomunumo, por
kiu ĝi estas gepatra
lingvo (kiu estas defendenda laŭ la principo de la lingvodiverseco).
Esperanton ne karakterizas tiuj ĉi ecoj!
Pro tio politikistoj ne komprenas kion esperantistoj volas (kaj
esperantistoj ne komprenas la sintenon de politikistoj).
La destino de la oficiala lingvo havas kaj simbolan kaj praktikan
rolon.
Simbole esprimas la egalrajtecon de la membroŝtatoj.
Praktike ĝi ebligas:
a) ke la (ĉefe elektitaj) reprezentantoj de la membroŝtatoj
(politikistoj) povu eluzi la favoron de la gepatra lingvo okaze de
EU-instanca kunveno (laboro);
b) la komunaj reguloj samvalore transmetiĝu al la naciaj lingvoj
oficialaj en/sur la plej alta nivelo;
c) en la nomo de egaleco estu regulita la lingvouzo inter civitanoj kaj
la EU-instancoj.
Al la destino de la oficialaj lingvoj de EU ne apartenas la solvo de la
lingvouzo inter la EU-civitanoj, kiuj havas malsaman gepatran lingvon.
Esperanto devus esti 'oficiala lingvo de EU' alimaniere, havanta
alian destinon. Tiun ĉi bezonon ni devas esprimi ankaŭ kun epiteto (aŭ
simila). En hungarlingva artikolo (1998) - el kiu partoj en Esperanto
aperis en numeroj de Debrecena Bulteno (1998-99) - mi proponis por uzo:
'oficiala lingvo kun speciala stato'. La baza destino de ĝi devus esti:
antaŭenigi la justan komunikadan lingvouzon inter EU-civitanoj. Sekve
el tio la difinon de la speciala stato mi vortumis jene (laŭ la traduko
en DB): "Post taŭga antaŭpreparo, la ĉi-sekvaj aplikoj estas
rigardeblaj efektivigeblaj:
1. La progreson al la baza celo lingvopolitika plej sekure donus la
enkonduko de la deviga lerneja instruado de la komuna kiel unua fremda
lingvo, kies instruceloj estus:
a) atingo de la lingvokono necesa por ĉiutaga konversaciado;
b) fundamentado de la lernado de pluaj lingvoj (sekve de ĝia
lingvomodela karaktero). Sekve de tio la pliprofundigo de la
lingvokono, de nun baze de libera elekto, okazus en diversaj formoj
(lingva lernobjekto, instrulingvo de aliaj lernobjektoj k.a.).
2. En la kazoj tusantaj la vivon, agadon, rajtojn de la civitanoj,
kiam oni limigas la uzadon de oficialaj lingvoj de EU (ekz. preskribo
de la angla lingvo rilate teknikan resumon), la deviga akcepto de la
komuna lingvo apud aŭ anstataŭ la lingvo(j) preskribita(j) kun limigo
aŭ allasitaj. 3. (...) 4. (...) 5. (...)"
(Kiel estas videbla la esenco ĉe la punkto 1. temas la sama, kiel
tiu
ĉe Ludoviko Molnar.)
Mi pensas, ke pliboniĝus la komprenon koncerne kaj politikistojn
kaj esperantistojn, se emfazon okaze de propono al EU-instancoj (kaj al
membroŝtataj registraroj kaj parlamentoj) ricevus la ekspliko de la
"speciala
stato".
Amike: Laszlo Gados
Christian Lavarenne
Lastan jaron venis al mi ideo, simpla, aŭ almenaŭ logika, kvankam
eble iom malfacile realigebla, sed en kiu eble ankaŭ M. Handzlik povus
multe helpi ? Jen.
Unu el niaj celoj estas rekonigi Esperanton ĉe Eŭropa Unio. Ĝis nun
ni ne sukcesis. Do ni devas provi alian manieron.
Nu, jam multaj EU-aj landoj akceptis lingvan ĉarton de Europo
protektantan la minoritatajn lingvojn, inter kiuj ne estis akceptita
Esperanto.
Esperanto naskigis en Pollando kaj estis subtenata eĉ de ministro
pri eksterlandaj aferoj (Geremek), almenaŭ laŭ liaj propraj diroj. Ĉu
ne eblus rekonigi de la pola registaro (eble dank'al i.a. Geremek mem)
Esperanton kiel minoritatan lingvon de Pollando ? Tiel ĝi aŭtomate
fariĝus
minoritata lingvo de EU kaj do verŝajne rajtus ricevi eŭropajn
subvenciojn
ktp.
Se tio interesas vin, mi povos priskribi iomete pli la ideon-
projekton, sed mi mem devos lasi al vi ties realigadon.
[...]
Mi esperas ke la Eŭropa Unio (EU) baldaŭ akceptos Esperanton inter
siajn multajn minoritatajn indiĝenajn lingvojn.
Ĉar unue mi esperas ke Pollando akceptos Esperanton inter siajn
minoritatajn indiĝenajn lingvojn : ĉar Esperanto naskiĝis sur ĝia nuna
teritorio, ĉu ne ?
Kiam Pollando (espereble plej baldaŭ !) rekonos tiun ĉi fakton kaj do
tial akceptos Esperanton kiel minoritatan indiĝenan lingvon, pro ĝia
membrigo kaj pro la Eŭropa Ĉarto pri minoritataj lingvoj Esperanto
aŭtomate fariĝos minoritata indiĝena lingvo ankaŭ de EU !
Kaj tiam EU kaj ĉiuj EU-landoj (ne nur Pollando !) devos subteni
Esperanton almenaŭ kiel ĉiujn aliajn minoritatajn lingvojn de EU !
Logike, ĉu ne ?
Jen la tiamaj reagoj al tiu ĉi ideo, kiu ĝis nun ne sukcesis havi
gravajn sekvojn :
Christian Lavarenne
Estimata Samideano Johan Derks,
Dankon pro via valora reago ĉar tiel mia celo estas atingita : mi nur
deziris altiri la atenton pri nova ideo, unufraze resumebla :
Rekte ce EU ŝajnas ke ni ne sukcesis, do ni devas provi ĉe pli malalta
nivelo, de nur unu EU-lando, kaj tiu ĉe kiu oni havas la plej grandan
ŝancon sukcesi, ŝajnas al mi esti Pollando.
Mi ne estas juristo, do ne povas fari tian studon al kiu vi prave vokas.
Sed jen kiel venis al mi la ideo antaŭ preskaŭ unu jaro, kaj samtempe
jen eble la taŭga homo ? (Bv senkulpigi min pri la longeco : mi ne
sukcesis pli mallongigi la intervjuon ; )
31.12[.2002] 17.00 [fakte elsendita la 10-an de januaro 2003]
GK: Parolas Varsovio en Esperanto ! Kaj nun bv. aŭskulti interparolon
kun la eksa [pola] ministro por la eksterlandaj aferoj, nun estro de la
katedro pri la Eŭropa Civilizacio en la Eŭropa Kolegio en Natolin,
profesoro Bronisław Geremek. La programo kreiĝis kunlabore kun la
Oficejo de la Komitato
por la Eŭropa Integriĝo. Interparolas redaktorino Barbara Pietrzak.
Barbara Pietrzak [ BP] : S-ro Profesoro (...) Aktuale vi plenumas
neniun publikon funkcion, sed estas afero senduba, ke via persona
kontribuo - apud
la kontribuo de aliaj personoj - kaŭzis, ke niaj aliĝ- intertraktoj kun
la Unio finiĝis per sukceso. Vi plenumas samtempe, s- ro Profesoro la
rolon
de serioza morala aŭtoritatulo en nia lando.
(...)
BP: S-ro Profesoro vi tre kortuŝis min dirinte, ke vi ion scias pri
Esperanto (...) Niaj aŭskultantoj atentiĝas pri la rolo de lingvo en la
konteksto de la eŭropa integriĝo, pri la rolo de la lingvo de la eŭropa
komunikado, kiel faktoro kreanta la eŭropan identecon, konservanta la
nacian identecon. (...) kiel atentigas niaj geaŭskultantoj -Pollando
havas apartan rajton kaj devon atentigi pri avantaĝoj, kiuj sekvas el
apliko de Esperanto (...) kiu estas rekonata de niaj aŭskultantoj, kiel
la marka signo de Pollando
pro la fakto, ke Esperanto naskiĝis ĉi tie, ke la kreinto de Esperanto
naskiĝis
tie.
Bronisław Geremek [ BG]: En mia junaĝo, tuj post la milito mi estis
konvinkita, ke ĝuste Esperanto fariĝos la instrumento de la
interkompreniĝado de la homoj, ke post tiu drameca sperto de la milito
kaj malamo, tia lingvo kiel Esperanto povas fariĝi lingvo liganta. Mi
estis tiam skolto kaj mi lernis
Esperanton, eĉ mi gvidis iun societon de esperantisoj kaj kun
eksterordinara satisfakcio mi observis, kiel tiam kreskis la signifo de
Esperanto en la
internacia komunikado. Kaj mi pensas pri unu el la internaciaj
organizaĵoj UNO kaj ĝia institucio UNESCO.
Esperanto - ŝajnis tiam havi la estontecon kiel instrumento, liganta
homojn en maniero plej simpla. Tio estas superba lingvo, facile
lernebla, utiliganta la riĉon de aliaj lingvoj kaj pere de tio liganta
homojn. Sed
poste vero evidentiĝis (...) Ĉu okazos tiel, ke Esperanto revenos al
sia
rolo, kiun la kreinto prirevis kaj por kiu tiu lingvo elstare taŭgas,
estas malfacile diri. (...)
BP: (...) Niaj aŭskultantoj demandas, ĉu ĝuste Pollando ne devus pensi
pri tio, ke ĝi havas apartan trezoron, kiun ĝi povas oferi al Eŭropo.
Oni diras kutime en la kunteksto de Pollando pri religiaj tradicioj per
kiuj
ni pliriĉigu la mondon, sed ni havas ankaŭ tiun rimedon de la
internacia komunikado, pri kiu ni povas atentigi, kvankam ne laŭ la
principo, ke ĝi estu rimedo ekskluziva.
BG: Mi estas pri tio konvinkita kaj laŭ tio, kiel mi povis, kiel la
ministro por la eksterlandaj aferoj mi klopodis subteni Esperanton. Mi
tre
dezirus, ke ankaŭ nun flanke de la polaj aŭtoritatoj ekzistu subteno
por
Esperanto.
Efektive Pollando havas certan ŝancon ludi iun rolon ĉi-sfere, ĉar
amaso da homoj parolantaj kaj komprenantaj Esperanton en la mondo estas
grandega kaj superas la limojn de kontinentoj, civilizacioj ; do temas
vere pri lingvo, kiu estas elstara, fleksebla, bonega instrumento de
kontaktoj. Mi esperas,ke estos por tio helpo same flanke de la polaj
aŭtoritatoj, kiel
ankaŭ flanke de la internaciaj organizoj.
Christian Lavarenne
Kial ne provi, ekzemple pere de Barbara Pietrzak [aŭ M. H.], sciigi al
tiu favora eksministro, nian ideon, kun peto ke li, kiel Profesoro,
bonvolu stud(ig)i la aferon enkadre de sia katedro pri la Eŭropa
Civilizacio en la Eŭropa Kolegio en Natolin ?
Eble ankaŭ la pola konsulo en Kaliningrad, Jaroslaw Czubinski, povus
apogi ?
(Lastan jaron li invitis la esperantistojn festi en la konsulejo, la
13-an de decembro.)
(Mia "leĝereco" estis nura simpligo por pli forte impresi !)
Mi ne povas fari pli ol tiun ci nuran lanĉon de ideo : EEU, kun kiu ajn
taŭga organizo aŭ komisiono, kaj Barbara Pietrzak, bonvolu iel daŭrigi
se eblas... Antaŭdankon !
Samideane kaj amike
Christian Lavarenne
le 9/12/03 10:45,
Johan Derks
Johan Derks . derks.esp@tiscali.nl a 'crit :
Kvankam mi aprezas la entuziasmon de tiuj-ĉi linioj*, mi ankaŭ timetas
pro gia leĝereco (...)
Estus ege grava laboro reserĉi la JURAN eblecon por esperanto esti
akceptota kiel minoritata lingvo en unu el la landoj de Eŭropa, Unio.
(...)
Tiu celobjekto estas - laŭ mi private - la unua necesega paŝo por
Esperanto por iam esti akceptita entute (...)
Ĝuste tial mi bedaŭras, se la entuziasmo de Christian Lavarenne kreus
falsan impreson.
Kiu entuziasmas fari la sugestitan studon ?
Johan Derks, kasisto de Eŭropa Esperanto- Unio
Leo De Cooman
Karaj cerbumantoj, Mi provas plukonstrui sur la ideo de Raymond Gérard
pri la "rezolucio". Analizante la ideon mi trovis en ĝi kelkajn erojn
malplialtigantajn
la sojlon al akcepto de Eo:
- temas pri 'nur' DUA lingvo, la rezolucio do ne tuŝas ies propran
lingvon
- la rezolucio estas kvietiga en tiu senco ke ĝi enhavas iun
ne-urĝecon,
nerektecon; ĝi lasas iun inverseblecon: se inter nun kaj x jaroj oni
trovus
pli bonan solvon, ĝi eĉ ne efikus
- se ne estus trovita pli bonan solvon, oni disponas pri ankoraŭ y
jaroj
por prepari la instruistojn, metodojn, ...
Eble la ŝlosilvorto por akceptigi tian rezolucion estu: 'malplialtigi
la
sojlon'. Mi provas fari kelkajn sugestojn ĉi rilate:
- mi ne precize scias kial, sed por iuj la nomo "Esperanto" ŝajnas
referenci
malsukcesintan eĉ ridindan projekton. En Belgio, almenaŭ en Flandrio
pluraj
(verŝajne ĉiuj!) politikaj partioj iam malsukcesintaj, ŝanĝis sian
nomon
(AGALEV iĝis GROEN!, CVP iĝis CD&V, ktp ktp). Ĉu por ni estis
pripenseble
ŝanĝi la nomon de la 'Internacia Lingvo' al 'Esperanto'? Ĉu estus
pripenseble
ŝanĝi ĝin al "Eo" al "Eŭro"? al "Ilo"? ktp... se tio vere malplialtigus
la sojlon? (Vidu 8.11).
- Se jam alie ekzistus ekzemplo de tia rezolucio (ĝi eble jam
ekzistas!),
tiu fakto verŝajne malplialtigus la sojlon. Ĉu ne jam ekzistas sufiĉa
reago
kontraŭ la angligo ekzemple en Francio por ke la franca parlamento (ĉu
asembleo?)
akceptu jenan rezolucion: "Se EU antaŭ ... ne estos decidinta pri la
unua
dua lingvo instruota en la tuta unio, ni aŭtomate akceptos (ekz. Eŭron)
kiel
dua lingvo instruota en ĉiuj bazaj lernejoj en Francio"
- Ĉu tia rezolucio jam ekzistas? Ĉu en San Marino? Ĉu en Unesco?
- Ĉu la ŝancoj por tia rezolucio en aliaj landoj estas pli realaj?
Ĉu
en Germanio, Aŭstrio (kie la nova prezidento, d-ro Fischer, ŝajnas
subteni
Eon)? Ĉu en iu malgranda lando kiel Luksemburgo? ... ĉu en lando ekster
la
uson-angla influo, kiel Rusio, Ĉinio, ...
- Ĉu la prezidanto (aŭ prezidEnto???) de EU ne estas kataluno? Ĉu
la
katalunoj laŭ difino de d-ro Molnar ne apartenas al tiuj triaklasaj
eŭropanoj,
kiuj ne havas la rajton alparoli la union per sia propra lingvo? Ĉu tia
rezolucio
estas pensebla en la hejmlando de la prezide/anto?
- Ofte homoj refutas ion, pri kio ili scias tro malmulte. Mi do
supozas
ke konciza sed sufiĉe kompleta kaj klarega priskribo de la instruota
lingvo
akompanu (aŭ antaŭiru) la rezolucion por malplialtigi la sojlon. Ni
honeste
reklamu ion precizege priskribitan. Mi memoras la entuziasman rakonton
de
Hans Welling (pri Ekspozicio en Friedrichshafen por amatora radio)
"Ripetite
mi aŭdis reagojn de partoprenantoj kiel: bonega! genia!" (temis pri la
evidenta
logikeco kaj reguleco de Eo post ege mallonga klarigo). Mi legis en
Monato
intervjuon kun EU-interpretisto, atestante pri la apreco de siaj
kolegoj
eklernintaj Eon 'pro distriĝo'. Grava demando do estas: kiel krei
okazojn
por montri nian materialon. Aŭ ... ĉu ni kaŝu ĝin por ke oni nepre volu
vidi
ĝin?
- Ĉu ni nepre parolu pri "lingvo" instruota en bazaj lernejoj?
Eble
iu havas alian vorton, pli neŭtralan (Vidu 5.3). Ni
povus
paroli pri "metodo, per kiu oni pli facile lernas", lerniga fako aŭ
metodo,
lernofaciliga fako, logikkompreniga fako, lernantofeliĉiga fako,
kapabloevoluiga
fako, ... Mi pensas ke precipa problemo por lerni lingvojn (inkluzive
la
propran!) kaj (do) aliajn fakojn estas la nekono de gramatika analizo.
Se
mi bone memoras ni eklernis analizon en la lastaj du jaroj de la baza
lernejo. Al tiuj, kiuj ne sukcesis kompreni analizon, oni malkonsilis
eklerni la
latinan, ktp. Ĉu la instruo de Eo povus plifaciligi la komprenon de
analizo? Mi ne havas sperton pri tio. Nu, specialistoj pri klerigo eble
povus speciale
ellabori tion (pere de Eo kompreneble) evitante por infanoj sufiĉe
malfacilajn
terminojn kiel "rekta objekto" kaj anstataŭante ilin per pli
kompreneblaj. Aliflanke mi ne emus iamaniere trompi la decidontojn.
Jes, temas pri lingvo,
sed ne nur! Temas ankaŭ pri bazo de internacie uzataj vortoj, ktp... Ĉu
'helplingvo' jam iom malplialtigus la sojlon? Helplingvo ŝajnas al mi
ne
tiel soni kiel lingvo, sed pli kiel helpilo, do kiel 'afero de metodiko
dum la instruado', 'io por instruistoj'.
- Ĉu la metodo Freinet estas la plej bona, mi tute ne scias. Mi ja
legis la artikolon en la franca; unuavide ĝi ŝajnas bona sed mi scias
nenion
pri tiaj aferoj. La rezolucio nepre ne estu malaprobota pro la
instrumetodo! Kaze de risko oni ne enmetu la metodon en la rezolucio
kaj lasu al la instruistojn
libere elekti siajn metodojn. Ĉiukaze le metodo ne plialtigu la sojlon.
(Vidu 8.12).
- Mi dubas ĉu estas lingvoinstruistoj pri la latina en la bazaj
klasoj.
Miatempe ne.
- Mi aprecas la precizan priskribon de la kapablecoj, kiujn
lernanto
havu post ... jaroj da studado. (Vidu 8.13)
- en la punkto 7 (motivigo de la lernantoj) oni povus aldoni
elektronikan
komunikadon en Eo kun lernantoj en alilingvaj regionoj. Mi supozas ke
la
lernejoj jam disponas la necesajn komputilojn. (Vidu
5.4)
- eble la kapablojn bezonatajn antaŭ la eklerno de Eo estu same
klare
starigataj.
Mi deziras al vi fruktodonan cerbumadon, eble dum ripoziga ferio...
Amike,
Leo De Cooman