Pri Belgio


La politika situacio en Belgio putriĝas. Kial? Ĉu ĝi plu putriĝos aŭ subite resaniĝos? Mia prognozo estas pesimista en la tuja estonteco.
Sed post la politika krizo kiun ni antaŭas, oni povas denove esperi pliboniĝon. Do mi estas optimista en la fora estonteco.

(Nuna situacio : la putriĝo ne havis la antaŭviditaj rezultoj. La politikistoj devos trovi alian taktikon. La longtempa celo ne ŝanĝiĝis. Mi dubas ĉu mi restos optimista.
origine skribita 2008-02-01 - ĉio validas ĝis hodiaŭ 2011-07-08. Lasttempe, mi aldonis kelkajn rimarkojn).


Mi ne spertis pli da diferenco inter flandro kaj valono, ol inter du flandroj aŭ inter du valonoj; mi konstatis multe da bonvolo inter alilingvanoj eĉ neesperantistaj. Tamen, vidita el eksterlande, la interkompreniĝo inter belgoj ne ŝajnas ideala.
La kaŭzo de la problemoj estas la miskono de la faktoj kaj la misinformado de la amasmedioj. Mi provos klarigi tion, kion mi povas ĉi poste. Tiu kiu konas pli bonan respondon al jenaj demandoj, bonvolu informi min.

  1. Ĉu oni povas fizike distingi valonon de flandro?
    Eble iam estis diferenco, sed ĉar dum antaŭa ekonomia krizo proksimume miliono da flandroj enmigris Valonion, kaj interedziĝis kun valonoj, la iamaj diferencoj tute malaperis. Estus interese analizi la kromosomojn de belgoj por scii kiom da procentoj estas flandraj kaj valonaj en unu persono. Oni eble malkovros ke estas pli da franca sango en flandroj ol en valonoj.
  2. Krom la lingvo, ĉu valono malsimilas al flandro kulture?
    Laŭ mi, estas tiom da diferenco inter du flandroj, aŭ du valonoj kiel inter flandro kaj valono. Kompreneble la popolkantistoj kiuj nur kantas nederlande ne estas konataj en Valonio, sed tiuj kiuj kantas france (inter kiuj troviĝas flandroj) estas ne nur konataj en Valonio sed ankaŭ en Francio. Mi supozas ke  tiuj kiuj kantas nederlande ankaŭ estas konataj en Nederlando, sed mi ne certas pri tio. Bonvolu aldoni komentojn.
  3. Kial la politikaj opinioj de flandroj estas aliaj ol tiuj de valonoj.
    La amasmedioj plej ofte dissendas informojn kiuj estas ofendaj. La ĉefa rolo de amasmedioj ŝajnas esti: klaĉi pri malfunkciado, ĉefe en la alia regiono de la lando, ĉar ni, ĉe nia flanko kompreneble estas modelo por la tuta mondo. Pli kaj pli malmultas personoj kiuj aŭskultas aŭ legas la novaĵojn ambaŭlingve.
  4. Kial la franca estis elektita kiel la ununura oficiala ŝtata lingvo en 1830?
    Tiutempe, la franca estis konsiderata kiel la angla nun; eble ĝi havis eĉ pli da kultura prestiĝo. La aristokrataro kaj la riĉa burĝaro parolis france, ankaŭ en Flandrio. Tiam, la nederlanda kiel parolata en Nederlando malplaĉis ankaŭ al flandroj. Ni ne forgesu ke dum la mezepoko Flandrio havis pli bonajn rilatojn kun Francio ol Valonio, kiu pli bone rilatis al Germanio. Komuna flandra kultura lingvo ne ekzistis, nur apartaj dialektoj. La kreado de  flandra  komuna lingvo estas relative freŝdata: ĝi estis nomita ABN (Algemeen Beschaafd Nederlands) kio laŭvorte signifas : Ĝenerala Civiliza Nederlanda. La vorto "civiliza" multe ridigis la valonojn, ĉar tio implicis ke la flandraj dialektoj estis por sovaĝuloj; ĝi estas nun forlasita. La franca estis elektita kiel ŝtata lingvo kun la apogo de la tiutempa flandra elito.
    La flandroj kutime kredas ke la valonoj tiutempe jam konis la francan. Tio ne estis la kazo. Estis pli da franclingvanoj en Flandrio ol en Valonio. Tamen la franca lingvo pli proksimas al la valona ol al la flandra.


    En 1830, la valonaj dialektoj estis apenaŭ en pli bona situacio ol la flandraj. La valonoj, same kiel la flandroj tiutempaj, malvolonte akceptis la francan kiel komunan lingvon. Sed ĉiu konsciis ke unu lando bezonas unu lingvon, kaj la prestiĝo de la franca estis granda. La nura diferenco inter Valonio kaj Flandrio estas ke la ribelo de la proletaro en Valonio ne tute kongruis kun lingva diskriminacio. En Flandrio, la bienposedantoj parolis france.
  5. Kial la valonaj politikistoj malfidas la flandrajn?
    Post multe da diskutoj pri la lingva limo, politikistoj faris interkonsenton pri Bruselo. Bruselo apartenos nek al Valonio, nek al Flandrio. Oni decidis ke en la brusela parlamento, la nederlandlingvanoj
    havos 20% de reprezentantoj, kaj la franclingvanoj 80% (proksimume). Kompense al tiu granda koncedo de la valonoj (nur 5 procentoj de bruselanoj parolas la nederlandan hejme), la flandroj donis al la franclingvanoj kiuj loĝis ĉirkaŭ Bruselo - en flandra teritorio laŭ la tiamaj novaj lingolimoj - la rajton uzi la francan en administracio kaj justeco, kondiĉe ke ili atingas 20% de la loĝantaro (antaŭe estis 30%).  Lastatempe, tiuj rajtoj estas forprenitaj. La flandroj asertas ke tiu kompromiso estis tempa, kaj validis nur por doni al la franclingvanoj la tempon lerni la nederlandan. La franclingvanoj foruzis sian tempon de longe. Mi ofte aŭdis en Flandrio: "Kiam mi iras al Francio, mi parolas (aŭ provas paroli) la francan. Sed tiuj valonoj venas loĝi en Flandrio kaj rifuzas lerni nian lingvon". Al kio valonoj respondas: "Kiel oni mezuras kiom da procentoj de la grundo estas flandra?". Kial ili vendis ilian sanktan grundon al valonoj? Kaj kiom da francparolantoj (flandraj aŭ valonaj) vivas tie dum pluraj generacioj?


    Ŝajnas ke oni facile ŝanĝas la regulojn kiam tio avantaĝas la flandrojn (= la plimulto en Belgio). Ekzemple, origine, kiam en komunumo loĝis 30% da parolantoj de la alia lingvo, la administracio devis komuniki dulingve. Sed kiam la flandroj ne plu atingis tiujn 30%, oni ŝanĝis la regulon al 20%. Poste, oni simple transdonis la komunumojn kie la flandroj ne plu atingis 20% al Bruselo, kiu estas konstitucie dulingva. Do, tiukaze, Bruselo povis ja vastiĝi.
  6. Ĉu la limoj de Bruselo povas esti ŝanĝitaj? Kial tio gravas?
    Pluraj komunumoj ĉirkaŭ Bruselo estas majoritate franclingvaj, inter tiuj la plej riĉaj en Belgio. La perdo de tiuj riĉaj franclingvaj komunumoj ege malprofitos al Flandrio. Nuntempe la punkolringo (pun'kol'ringo)  ĉirkaŭ Bruselo sufokas la regionon. La administrado de Bruselo estas ege komplika pro la koncedoj kiuj la franclingvanoj devis akcepti  kompense al la lingvaj "facilecoj" kiujn povis profiti la franclingvanoj de la brusela periferio ekster la punkolringo. Bruselo pli ol la aliaj regionoj, bezonas sendependiĝon. La streĉoj inter la Nordo kaj Sudo eksplodigos Bruselon kaj ĝian periferion kiel pulvejon.
    La flandraj politikistoj nur freŝdate konsciis ke Flandrio riskas definitive perdi la periferion de Bruselo, kaj ke ili estis la dupoj de  la interkonsentoj. Ili uzas ĉiun eblan rimedon por malfaciligi la vivon de franclingvanoj, inter kiuj oni povas kalkuli grandan proporcion de flandroj kiuj elektis paroli pli prestiĝan lingvon ol la flandra (nun nederlanda). Multaj konscias ke Flandrio perdos ĉion kaze de sendependiĝo. Valoras detale priskribi la sinsekvajn interkonsentojn ĉar ili estas tute malsame komprenitaj norde ol sude.
    La valonoj certas ke ili estis la dupoj de la interkonsentoj, kaj neniam estus devinta akcepti la lingvan landlimon kiel difinita de Flandrio. Ili nun postulas popolnombradon por definitive (aŭ ĝis la sekvanta nombrado) solvi la problemon de limoj, ĉar en demokratio; la popolo mem devas decidi. La flandroj asertas ke en demokratio la plimulto decidas, kaj ili estas la plimulto (kaj samtempe ili estas kontraŭ la popolnombrado). Krome ili asertas ke la "lingva limo" devas esti la regiona (aŭ ŝtata) limo.
    Por Valonoj, la izoglosoj (izolingvaj limoj estas same ŝanĝiĝemaj kiel la
    izobaroj kaj izotermoj.
    En antaŭaj jarcentoj tiaj malkonsentoj estis efike solvitaj per milita invado. Nun eblas nur referendumo. Ĉu vere? Legu pli...
  7. Kial la Valonoj ne volas lerni la nederlandan?)
    Ankoraŭ dum la 1950 jaroj, la flandra suferis malbonan reputacion, pli-malpli kiel Esperanto: "Ĝi ne havas kulturon. Ĝi estas sennuanca, juna, artefarita lingvo, al kiu tute mankas filozofia vortaro. Ĝi sonas aĉe" ... kaj similaj stultaĵoj. "Krome lerni ĝin estas tute sensence, ĉar ĉiu flandro scipovas la francan! Pli gravas lerni la germanan aŭ la anglan, multe pli prestiĝajn lingvojn kiujn oni povas uzi eksterlande." Hodiaŭ, la reputacio de la flandra apenaŭ pliboniĝis, ĉar jarcentoj da antaŭjuĝoj ne povas esti forviŝitaj en unu aŭ du generacioj. Ĉu vi taksas ekvilibra la argumento: "Ni devis lerni la francan; estas juste ke ili lernu la nederlandan"?


    Krome, imagu ke vi estas francparolanto kaj decidas translokiĝi apud via laborejo en Bruselo, ĉar la navetado de Valonio al Bruselo estas terure temporaba. Vi trovas ne tro multekostan loĝejon sur flandra teritorio. Tie, viaj najbaroj parolas la francan, kaj ankaŭ la bakisto, la buĉisto, ktp... Profesie vi bezonas lerni la anglan. Nun vi devos elekti kiel uzi vian malmultan libertempon: ĉu ludi tenison kun viaj franclingvaj amikoj, aŭ sekvi vesperkurson pri la flandra por plezurigi personojn, kiuj vi ne konas? Honeste, kion vi elektos?


    Aldone, la Valonoj bone konscias pri la malfacileco lerni fremdan lingvon. Ĉiutage, ili aŭdas kiel aĉe la flandroj parolas la francan, kaj certas ke ili mem ne estos pli bonaj en la nederlanda. Neniu ŝatas aspekti stultulo. Kompreneble, tria lingvo (la angla aŭ esperanto) estas pli akceptebla, ĉar ĉiu aspektos egale stulta.


    Anekdote: Mi ofte aŭdis flandroj plendi: "ili" rifuzas paroli la nederlandan, eĉ kiam klaras ke "ili" bone komprenas. Efektive mi foje ĉeestis tian situacion. Evidentiĝis ke la "ili" personoj estis flandroj de la unua aŭ dua generacio, kiuj hejme parolis sian dialekton kaj hontis uzi la ABN, timante ridigi sin.
  8. La valonoj ne volas lerni la nederlandan, sed ili estas same malkapablaj en aliaj lingvoj.
    La franca estas relative malfacila lingvo. "Ne sufiĉas tuta vivo por koni ĝin altnivele". Tion diras al valonoj ĉiu instruisto de la franca. Efektive, kiam oni aŭdas belgan ministron (eĉ unuan) paroli france, oni ne povas eviti ridi pro liaj gramatikaj eraroj kaj akĉento. Neniu valono volas aperi tiom stulta kiel belga ministro; tamen ili aprezas lian aŭdacon paroli fremdan lingvon riskante ridigi sin. La valonoj multe tro bone konscias pri la malfacileco paroli fremdan lingvon, kaj strebas al perfekteco, kio estas haltiga faktoro. Bonvolu noti ke lastatempe la kono de la franca draste malaltiĝis en Flandrio. La plimulto de la belgaj poetoj kiuj skribis france iutempe estis flandroj, sed nuntempe bonaj aŭtoroj maloftegas.
    Unu el la lastaj estas Marguerite Yourcenar kiu devenas de francigita nobla flandra familio. Profesoro Jan Baetens gajnis la trijaran premion de la franca poezio de 2007 kun sia verko "‘Cent fois sur le métier"  (http://www.lesimpressionsnouvelles.com/centfois.html).
  9. Ĉu la flandroj estis subpremataj de la franclingvaj politikistoj?
    Eble. Sed valoras distingi inter valonoj kaj franclingvanoj.  Ĉu iu serioze kontrolis kiu estis unua ministro en Belgio. Mi havas la impreson ke la vasta plimulto estis flandroj. Ne sufiĉas dedukti ke iu estas valono ĉar li havas francan nomon. Multaj flandroj havas francan nomon. Oni devas kontroli kie li naskiĝis kaj kie li vivis., kaj estis entombigita. Ne forgesu ke la flandra aristokrataro delonge parolis france. Karolo la kvina (1500 - 1558) naskiĝis en Gento. Vidu la liston de la unuaj ministroj.
  10. Ĉu la valonoj estas subpremataj de la flandraj politikistoj?
    La belga parlamento pruvis lastatempe, ke ĝi kapablas alpreni decidojn kontraŭ la interesoj de la franclingvanoj, eĉ kiam  ĉiuj  valonaj  parlamentanoj oponas.  Flandrio ne bezonas valonion por decidi por la tuta lando.  Tamen la flandraj  politikistoj  asertas ke  ĉiu antaŭa paŝo  kiu profitus al Flandrio  estis  blokita de valonaj  politikistoj.  La  valonoj pli kaj pli  opinias ke  la flandraj politikistoj estas arogantaj kaj eĉ ne  ĝenas  montri sin tiaj.
  11. Ĉu Flandrio pli bone fartos sendepende de Valonio?
    La problemo estas difini la limojn de Flandrio. Oni ofte asertas ke Flandrio pagas 13 miliardojn da eŭroj al Valonio ĉiujare. Oni forgesas mencii ke belgoj pagas siajn ŝtatajn kaj regionajn impostojn je la loko kie ili rezidas. Do la flandroj kiuj pergajnas laborante en Buselo pagas siajn impoŝtojn al la flandra regiono, kiu nur avareme kontribuas al la brusela buĝeto. Se la impostoj estus pagataj je la loko kie la personoj pergajnas sian salajron kaj kie troviĝas la dungantaj firmaoj, la transpagoj ne estus la samaj. Bruselo (hodiaŭ 95% franclingva) laborigas miliono(j)n da personoj. La tiel nomata "periferio" de Bruselo, kiu nuntempe troviĝas en la flandra regiono ankaŭ estas franclingva. Tie loĝas la plej riĉaj civitanoj el Belgio. Se Flandrio perdus Bruselon kaj ĝia periferio, ĝi perdus ege multe da enspezo. Tio estas la kerno de la belga problemo. La tuta flandra politiko dum la lastaj 50 jaroj provas eviti la perdon de Bruselo. Flandrio eĉ elektis Bruselon kiel sian kapitalon! .. tute vane. Bruselo estas ja perdita kaj la flandraj politikistoj perdis sian penskapablon. Neniu en Valonio komprenas ilian strategion.

    La Nordo kredas ke la plej bona maniero akiri aŭtonomion estas strangoli Bruselon, ĝis kiam ili pardonpetu kaj aliĝu al Flandrio.
    Oni agnoskas en Valonio kaj en Eŭropo, ke Flandrio estas riĉa regiono. Estas normale ke riĉaj regionoj pli alte kontribuas al la eŭropa buĝeto. Oni demandas sin kiun landon, en Eŭropo aŭ en la mondo, Flandrio pretas helpi: ĝi eĉ ne volas kontribui al la buĝeto de sia propra ĉefurbo!
  12. La belga ŝtato devus pardonpeti pro la murdo de flandraj soldatoj dum la unua mondmilito, ĉu?
    Tio estas ekzemplo de toksado fare de amaskomunikiloj.
    La skandalo kiu okazis estas jena: laŭdire, dum la unua mondmilito (1914-1918),  franclingvaj oficistoj sendis al certa morto amason da flandraj soldatoj kiuj eĉ ne bone povis kompreni la ordonojn en la franca lingvo.

    Oni evitas mencii ke la plimulto de la oficistoj estis flandraj aristokratoj franclingvaj. La valonoj estis tiutempe jam en germanaj laborkampoj. La ekstremaj partioj kulpigas la valonoj pri tio kaj uzas tiajn argumentojn por kredigi ke flandroj estis subpremataj de Valonio. Oni kredigas ke valonoj estas senskrupulaj murdistoj.
  13. Kiam Flandrio venkis la francojn (... kaj la valonojn)?
    Amuza anekdoto. Apud Kortrejko, je la 11-a de julio 1302, kontraŭ ĉiu atendo, la franca armeo estis venkinta de flandroj, dum la tiel nomata batalo de la oraj spronoj. Ankoraŭ nun flandraj historiistoj ne vere kapablas klarigi kiel tio povis okazi. Tiu tago estis elektita kiel la oficiala festotago de la flandra regiono.  La ekstremaj flandraj partioj profitas de tiu tago por insisti pri la necesa plua liberiĝo de Flandrio: la nunaj malamikoj estas la franclingvaj valonoj. Post tiu fama batalo oni kolektis la orajn spronojn de la "francaj" kavaliroj, spronojn kiujn oni konservis en muzeo. Laŭ studo de valonaj historiistoj, aperas ke la francaj kavaliroj ne rajtis porti tiajn spronojn, ĉar ili estis de malalta deveno; ili povis nur havi arĝentajn aŭ ferajn spronojn. La oraj spronoj plej eble apartenis al kavaliroj el Namuro (Valonio), kiuj estis la malamikoj de la francoj kaj kiuj, eksciinte ke la franca armeo atakos Flandrion, venis batali kaj morti tie.
    Kiam nova franca armeo revenis venĝi sin, la namuranoj ne ĉeestis, kaj la flandroj estis venkitaj kaj dum centjaroj restis sub franca regado. Valoras mencii ke la lieĝa provinco estis sendependa kaj bone rilatis al la sankta germana imperio ekde la tempo de Karolo la Granda.
  14. Kial la flandroj malfidas la valonajn politikistojn?
    Antaŭ la lasta milito,la plej influa partio en Valonio estis la Katolika. Poste, la ĉefa valona partio fariĝis la socialista. La politiko de "solidareco inter laboristoj" iĝis pli kaj pli "solidareco inter partianoj". Oni komparas la socialista partio al la sicilia mafio. La urbego Charleroi [ŝarlerŭa'], longe regata de socialistoj, akiris teruran misfamon pro la lastaj skandaloj. Tiuj skandaloj malfamigis ne nur la valonan socialistan partion, sed eĉ la flandran, kiu tute ne kulpis pri tiuj aferaĉoj. La nuna krizo estas pli akra ĉar tiu flandra partio rifuzis eniri la novan registaron esperante resaniĝi per opozicia terapio.
  15. Kiom da flandroj kaj valonoj vivas en Belgio?
    Popolnombrado pri tiu temo estas leĝe malpermesata en Belgio. Tiu malpermeso estis postulita de flandraj politikistoj kiam ili konsciis pri la nehaltigebla francigo de Bruselo. Origine, la lingva limo devis esti regule adaptita al la movoj de la popoloj. La flandroj konsideras ke izoglosoj (izolingvaj limoj) ne similas al izobaroj aų izotermoj. Bedaŭrinde la bela vetero ne obeas al la deziroj de la plimulto. La ŝtata reformo nun postulita de flandroj ne okazos se tiu leĝo ne estas denove ŝanĝita, kaj okazas popolnombrado aŭ referendumo pri la aparteno. Oni deziras multe da plezuro al la politikistoj kiuj devos vortigi la demandojn. Ĉu tio okazos? Legu pli...
  16. Ĉu Flandrio pliriĉiĝos se Valonio iĝas parto de Francio?
    Ni imagu ke Valonio iĝas departemento de Francio. Tiukaze oni povas antaŭvidi ke la ekonomiaj rilatoj inter Flandrio kaj Valonio malkreskos, laŭgrade ili kreskos inter Valonio kaj Francio. Tio certe ne profitos al Flandrio.
  17. Kio okazos pri la ŝtatŝuldo se Belgio splitiĝas?
    Belgio havas grandegan ŝtatŝuldon.  Evidente, la ŝuldo devus esti dividita inter la regionoj laŭ la loko kie la investoj estis faritaj. Kiam Valonio estis riĉa, oni investis kolosajn sumojn en havenojn,  kio multe pli profitis al Flandrio ol al Valonio.
    La solvo de tiu problemo estas jam trovita. Sufiĉas forvendi ŝtatajn bienojn, ekzemple ambasadejoj (kiel en Tokio), kaj administrejojn, kiuj oni poste luprenas de la nova posedanto. Oni povas prognozi grandegan skandalon pri tiu temo. Ne klaras kiu rekte profitas de la vendado. Kompreneble la parlamento ne kontraŭstaris tiun politikon de vendado: tio "unuavide" profitas pli al Flandrio ol al Valonio.
  18. Ĉu la separatistoj estas bonaj civitanoj de Eŭropa Unio?
    La celo de Eŭropo estas harmoniigi la diversajn leĝojn kaj regularojn de la Membroŝtatoj, tiel ke ĉiu ŝtato povas batali kun ekvivalentaj armiloj, sen falsi la regulojn de honesta konkurenco. Se la celo de la separatistoj estus plifaciligi la transiro al Eŭropo de Regionoj, ankaŭ la valonoj povus subteni la reformon de la ŝtato. La postuloj de la separatistoj ŝajnas tre konfuzaj kaj ne kongruaj kun tiuj de Eŭropo de Regionoj. La valonoj timas ke pli da aŭtonomeco kreos pli da konkurenco inter la regionoj, je la malavantaĝo de la laboristoj. Ambaŭ flandroj kaj valonoj malriĉiĝos, escepte de kapitalistoj. Oni ne klare sentas ke Eŭropo kontraŭstaras tiun evoluon, sed tute male protektas la kapitalon.
  19. Ĉu la valonoj estas mallaboremaj kaj la flandroj diligentaj?
    En 1950 okazis en Valonio pluraj grandaj strikoj, kaŭzitaj pro la "lukto de la klasoj": laboristoj kontraŭ kapitalistoj. Tiutempe, la valonaj laboristoj estis multe pli batalemaj ol la flandraj. En Belgio, ĉiu koncedo de la kapitalistoj estas dankebla al valonoj, neniu al flandroj. Kompreneble la kapitalistoj preferis dungi flandrajn pli obeemajn laboristojn, eĉ se ili ne bone komprenis kion oni petis de ili, sufiĉis montri. La flandroj akiris de la valonoj la reputacion esti iom stultaj kaj obeemaj, kaj de la entreprenestroj la reputacion esti obeemaj kaj laboremaj. Kompreneble la veno de la flandraj laboristoj por rompi strikojn ne estis bone akceptita de la valonaj laboristoj, kaj la flandroj ne estis bonvenaj en Valonio kaj estis ofte primokataj. Ne nur flandroj, sed ankaŭ aliaj popoloj kiel poloj kaj ĉefe italoj, kiuj suferis pro ekonomia krizo en sia lando post la lasta milito, pretis labori en tre malfacilaj cirkonstancoj por mizera salajro. La plej danĝeraj kaj malbone pagitaj laboroj ne plu estis faritaj de valonoj. Sed la batalema spirito de la valonoj iom post iom infektis la novuloj, kaj la kapitalistoj preferis rekte investi en Flandrio, pli obeema, laborema kaj katolika. La situacio nuntempe inversiĝas.
    La kapitalistoj kompreneble preferas ke popoloj malunuiĝu, por investi plej avantaĝe. Ĉu la valona rezistado mildiĝis pro la ekonomia krizo? Mi dubas.
  20. Ĉu granda reformo de la belga ŝtato necesas?
    Ĉiuj flandraj politikaj partioj konsentas, ke la belga ŝtato devas esti funde reorganizita. La valonaj partioj ne komprenas kion oni bezonas ŝanĝi, kaj kiel. Sed pro la premo de la Nordo, ili finfine agnoskas ke io devas ŝanĝiĝi.
    Kelkaj (frenezaj) postuloj de la Nordo:
     
    La valonoj povas nur konsenti pri granda reformo se vere ĉio estas rekonstruita de nulo. Oni forgesu ĉiujn belgajn kompromisojn, kaj demandu al la civitanoj kion ili volas. Tio ne estas akceptebla de la Nordo, ĉar la rezulton oni bone konas. Do ne okazos referundumo aŭ popolnombrado. Punkto fino!
  21. Kial la politika situacio putriĝas?
    La flandraj separatismaj partioj esperas ke kiam la belga ŝtato ne plu estos regebla, la regionoj mem devos transpreni la kompetentumojn kiuj ne plu estos plenumeblaj de la mortanta ŝtato. Flandrio provos alproprigi ĉiujn povojn de la ŝtato kaj pruvi ke la regiono estas memstare kapabla pluevoluiĝi sen la balasto de la malriĉa Sudo. La arte difinita lingva limo inter Flandrio kaj Valonio iĝos defakta ŝtata limo.
    La valonaj partioj antaŭvidas ke kiam la belga ŝtato ne plu estos regebla pro komunumaj disputoj, ekstera interveno de Eŭropunio postulos popolnombradon por difini la verajn aktualajn limojn de la regionoj. Vana espero! Tiukaze, Flandrio perdos grandan kaj riĉan teritorion ĉirkaŭ Bruselo kaj iĝos duaranga regiono.
    Ambaŭ konas la ludkartojn de la oponanto kaj scias ke ili devas ludi lerte kaj atendi la plej oportunan momenton por surtabligi la atuton.
    Dume la situacio putriĝas plu. La sekvon, legu sube en Kio okazis?

  22. Finfine, ĉu eblas spliti Belgion aŭ ne?
    Unue oni splitu Jeruzalemon. Eble ili pli facile trovos solvon por tio el kiu ni belgoj povus profiti.
  23. Nova BelgioKiuj estas la eblaj solvoj?
    1. La nura koncedo ke la Nordo nun povas fari, estas permesi, ke dum ŝtataj balotoj, ĉiu belgo rajtas voĉdoni por iu ajn ministro-kandidato, ĉu valona, flandra, germana aŭ fremdevena. Kompreneble evidentas ke post tiu koncedo, la vera disputo okazos pri la kompetentumoj de tiuj ŝtataj ministroj. Tio donos iom da tempo por trovi manieron senigi la ŝtaton de ĉiu decidpovo kaj transdoni ĝin al la regionoj.
    2. La vilaĝaj aŭ urbaj komunumoj devas esti pli aŭtonomaj. Ne sufiĉas ke la tri (kvazaŭ kvar) belgaj regionoj akiras pli da kompetentumoj. La lokaj komunumoj devas mem decidi pri gravaj temoj, ekzemple kiel plej harmonie solvi la lingvan problemon en sia administrado, aŭ kun kiu najbara komunumo unuiĝi. La ŝtato estos subvenciita de la lokaj komunumoj por plenumi la agadojn kiuj estas plej efike mastrumitaj je la ŝtata nivelo.
    3. La origino de la nesolveblaj problemoj reiras al la splitigo de la provinco de Brabanto. Sufiĉas reveni al la antaŭa situacio, kaj fari el Brabanto (Valona kaj Flandra) unu memstaran regionon dulingvan. Tio solvas ankaŭ la ekonomian problemon de la monsubteno necesa al Bruselo. Ne estas normale ke tiuj kiuj laboras en Bruselo, sed loĝas apude en Flandra aŭ Valona regiono, pagas siajn impostoj al alia regiono. Bruselo tiel iĝos unu el la plej riĉa regiono de la lando. Eble necesas krei grandan nenieslandon (no man's land) inter la du komunumoj.

    Povas surprizi vin, ke la solvoj 2) kaj 3), kiu donas pli da aŭtonomio al komunumoj, estas pli akcepteblaj por la valonoj ol por la flandroj. Fakte Flandrio ne volas koncedi aŭtonomion al Bruselo kaj ĝia najbareco.
    Ĉiukaze la Nordo ne povas permesi popolnombradon, ĉar tio definitive forprenos Bruselon el la flandra kontrolo. Do popolnombrado aŭ referendumo ne okazos, krom se oni deziras grandan krizon. Valonoj jam de longe konscias ke ili ne vivas en demokratio sed en democraĉio (france: "démocrassie" anstataŭ "démocratie").
    La solvo 3) nur estos akceptebla por flandroj se ili certas esti la plumulto en Brabanto.  Neniu certas pri tio, ĉar en Belgio, oni ne havas fidindajn statistikojn pri la lingva aparteno de personoj. Ĉiu provo de censo pri lingvokono estis blokita de flandroj.  Kial?
  24. Oni povas ekdubi ĉu la flandraj partioj vere volas reformon de la ŝtato. Ili nur celas reformeton kiu plifortigos la avantaĝojn kiujn ili jam havas.

Kio okazis?


Notoj

Por franclingvanoj, legu la libron de José-Alain FRALON:  La Belgique est morte, vive la Belgique  (Ed. fayard ISBN : 978-2-213-64309-0)

Listo de la unuaj ministroj (kun naskiĝloko)

Laŭ vi, kiu estas flandro, kiu valono? La naskiĝloko kaj mortloko donas indikon. Kion pri la Bruselanoj?
Rimarku ke la plej granda partio estis la katolika (kiu kelkfoje ŝanĝis sian nomon). Ĝi restis la plej forta en la Nordo, sed ŝrumpis en la Sudo favore al socialistoj.

Iru al Vikipedio.

Vi konstatos ke:
flandro (aŭ nederlandano) estis ĉefministro dum 42 309 tagoj;
Valono (aû franco) dum 17 077 tagoj;
Bruselano dum 6 052 tagoj (franclingva: 5 094 tagoj; nederlandlingva: 958 tagoj)
Sume: nederlandlingvano dum 43 267 tagoj; franclingvano dum 22 171 tagoj..
La rilato inter nederlandlingvano (66%) kaj franclingvano (34%) estas sufiĉe proksima al la rilato NDL/FRL  en la populacio, kiam oni kalkulas de la sendependeco de Belgio en 1830.
Tamen multaj flandroj kredas ke ili estis longe regataj de franclingvanoj, ĉar multaj ministroj parolis france, kaj multaj valonoj kredas ke ili ĉiam estis regataj de flandroj, ĉar ili malbonege parolis la francan.

Kiam oni kalkulas de la postmilita periodo (post 1945) la rilato estas 80% flandro, 20% franclingvano.



ЄЭ Remuŝ (Belgio)- perSkajpe: RemushBE

Bonvolu sendi viaj korektojn, rimarkojn, insultojn al Remuŝ. Mi volonte korektos.
Mi promesas plej rapide plibonigi ĉi tiu paĝon per viaj komentoj.

(origine skribita 2008-02-01).