ŝminko
ŝmink/o (Z)
Kolora ŝmiraĵo, uzata precipe de virinoj, aktoroj ks, por refreŝigi aŭ intensigi la vizaĝkoloron, la trajtojn ktp: blanka, ruĝa ŝminko. ŝminki (tr)
Kolorigi per ŝminko: ŝi neniam ŝminkas sin; ŝi estis ŝminkita kiel prostituitino. ŝminkado
Ago de tiu, kiu ŝminkas: ŝminkado estas vera arto; la filmeja ŝminkado estas diferenca de la teatra [VIDU] bazo. ŝminkist (in)o
Specialisto pri ŝminkado, precipe en teatro, kino ks.
Iel rilatitaj:
teatrx
vizaĝx