vojaĝi

*vojaĝ/i (ntr)

  1. Iri, veturi por atingi alian urbon aŭ landon: mi vojaĝas en Hispanujo (Z); mi vojaĝas en Hispanujon (Z); returne ni vojaĝos tra ĝenevo (Z); vojaĝi eksterlanden; Z. vojaĝis triaklase al Varsovio; estas ja io bela vojaĝi tiel familie (Z).
    migri.
  1. (fm) Esti sub la efiko de halucina substanco.
  • vojaĝo
    Ago (j) de tiu, kiu vojaĝas: entrepreni vojaĝon (Z); plezura, turisma, negoca vojaĝo; prova vojaĝo; vi ja scias, kia estas la vojaĝo de kondamnito Siberion (B); (analoge) tiam leviĝis ĉiuj cikonioj por la vojaĝo al sudo (Z); ni bezonis por tio (transportado de cignovestoj) tri plenajn vojaĝojn (Z); bonan vojaĝon!
  • vojaĝa
    Rilata al vojaĝo (j): vojaĝa plano, agentejo; vojaĝa aventuro, plejdo.
  • vojaĝanto
    Tiu, kiu vojaĝas: la aerŝipo alvenas, plena de vojaĝantoj (Z).
    pasaĝero.
  • vojaĝilaro
    Aro de la tualetaĵoj necesaj dum vojaĝo.
  • vojaĝisto
    Tiu, kiu profesie aŭ specialiste, vojaĝadas: komerca vojaĝisto; kiel la granda vojaĝisto pruvis en sia verko 'Eŭropo en ok tagoj'! (Z).
  • ekvojaĝi
    Komenci vojaĝon: mi ekvojaĝos lundon matene.
  • kunvojaĝanto
    Tiu, kiu vojaĝas kun alia persono.
  • travojaĝi (tr)
    Trairi, vojaĝante: neniam travojaĝita lando (Z).
  • afervojaĝo
    Vojaĝo, farita kun alia celo, ol turismo.
  • kaŝvojaĝanto
    Tiu, kiu sin kaŝas en ŝipo, trajno, aviadilo ks, por vojaĝi nepagante aŭ senpasporte.
  • piedvojaĝi (ntr)
    Piede vojaĝi.
  • rondvojaĝo
    Vojaĝo, kiu komenciĝas kaj finiĝas ĉe unu sama loko.
  • tienvojaĝo
    Tiu parto de vojaĝo, kiu kondukas de la komenciĝa loko al la celo, kaj post kiu sekvas la revojaĝo: fervoja revenbileto validas du monatojn, sed por tienvojaĝo nur kvar tagojn.

    vojaĝi


    Esprimoj

    Agrablan/feliĉan vojaĝon!.
    Ekkoni la mondon. ekskurso.
    Entrepreni vojaĝon.
    Esti freŝa post longa vojaĝo.
    Forvojaĝi por tri semajnoj.
    Interplaneda vojaĝo.
    Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.
    La provizio de komerca reprezentanto, vojaĝanto.
    La spektaklo valoris la vojaĝon.
    Laca de vojaĝo.
    Ni devis akceli nian revenon hejmen. Ondis seninterrompe ĉeno da veturiloj.
    Starigi itineron de turisma rondveturado.
    Vojaĝi por plezuro.
    Vojaĝi tra la mondo, en la vasta mondo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , , , , , , , , vojaĝa , , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aventuro
    aviadilo
    aŭtostopi
    aŭtoĉaro
    cirkuli
    gvidi
    halucini
    iri
    karavano
    migri
    motelo
    pasaĝero
    pasporto
    petveturi
    promeni
    trairi
    trajno
    turismo
    turismo
    vagabondo
    vagi
    veturi
    veturilo
    viziti
    ŝipo

    Ankaŭ vidu:

    avio.
    fervojo.
    geografio.
    lando
    loko.
    stacio
    strato
    trafiko.
    transporti.
    urbo
    vagono
    veturi.
    viziti
    vojo

    Iel rilatitaj:

    aferx aventurx aviadilx avix bagaĝx cirkulx edzx ekskursx esplorx etapx fervojx geografix gvidx halucinx hotelx interesx irx karavanx kursx landx lokx migrx motelx pasaĝerx pasportx promenx radx rapidx sakx stacix stopx stratx trafikx trajnx transportx turismx urbx vagabondx vagonx vagx valizx veturx vizitx vojx ĉarx ŝipx