vizaĝo

*vizaĝ/o

  1. La antaŭa parto de la homa kapo, de la frunto ĝis la mentono: senhara faltoplena vizaĝo; ŝi lavis la vizaĝon de la mortinto (Z); trafi per la vizaĝo en la koton (Z) (pf); montri sian vizaĝon en ĉiuj kafejoj de la urbo; batali kun la suno, la vento en la vizaĝon; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon (Z); mokadi iun ĝuste en la vizaĝon (Z); virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon (Z); la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝo kontraŭ vizaĝo (Z); (f) la vizaĝo de la tero (Z).
    facio.
  1. Esprimo de tiu korpoparto: nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo (Z); se en kor' io sidas, la vizaĝo perfidas (Z); bela vizaĝo estas duono da (de) doto (Z); ne havu tian malluman vizaĝon! (Z); ridanta, larma, senhonta vizaĝo (X); la severa vizaĝo distingiĝis per nepriskribebla doloro (B); (analoge) perdi la vizaĝon (humiligite, perdi sian krediton, prestiĝon); (f) malgranda drinkejo montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto (Z).
    fizionomio, mieno, trajtoj.
  • vizaĝa
    Rilata al la vizaĝo: vizaĝaj masaĝoj ( [VIDU] senfaltigi).
  • vizaĝaĉo
    Malbela, krude triviala vizaĝo.
  • vizaĝeto
    Infana vizaĝo: kian ĉarman vizaĝeton havis la filino! (Z).
  • duvizaĝa
    1. Havanta du vizaĝojn: la duvizaĝa Jano; (f) la urbeto estis duvizaĝa, kamparana kaj industria.
    1. (iu) Nesincera, perfida: duvizaĝa spiono.

    vizaĝo


    Esprimoj


    Harmonio de la vizaĝaj trajtoj.
    Havi la stampon, la sigelon de io sur la vizaĝo.
    Kaŝi al si la vizaĝo post, en la manoj.
    Priridi iun al vizaĝo.
    Salono de beligado.
    Sin ĵeti vizaĝaltere.
    Spegulas ion la vizaĝo.
    Tomba paleco de vizaĝo.
    Ĵeti insulton, ofendon al ies vizaĝo

    Kelkaj kunmetaĵoj

    duvizaĝa, pokervizaĝo, vizaĝa, vizaĝaltere, vizaĝaĉo, vizaĝeto, vizaĝo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    trajtoj delikataj, nenidiraj, ĉarmaj, fajne gravuritaj, ĉizitaj, cizelitaj
    vizaĝo osta, nesimetria, dikhaŭta (el ledo), velkebla, zorgoplena, morte pala, nepenetrebla, nelegebla, nedeĉifrebla, pokera, senesprima ; surverŝita, humida, banita de larmoj, larma, ridetanta ; absorbita, agrabla, afabla ; delikata
    vizaĝo : heliĝas, nebuliĝas (nubo pasas sur lia vizaĝo), ekflamas
    ŝmaci
    vizaĝon : razi, pudri, ŝminki, ŝminkita kiel amoristino (prostituitino);
    aspekto
    beligistino
    brovo
    buŝo
    cerbo
    cerebelo
    facio
    falto
    fizionomio
    frunto
    gorĝo
    haro
    haŭto
    kapo
    kolo
    korpo
    kranio
    larmo
    lipharoj
    lipo
    masko
    mentono
    mieno
    nazo
    nuko
    okulharo
    okulo
    orelo
    palpebro
    persono
    sulketo
    tempio
    trajto
    vango

    Iel rilatitaj:

    absorbx afablx agrablx antaŭ aspektx banx belx brovx buŝx cerbx cerebelx cizelx delikatx esprimx facix faltx fizionomix flamx fruntx gorĝx gravurx harx haŭtx helx humidx kapx kolx korpx kranix kreditx larmx ledx legx lipx maskx mentonx mienx nazx nebulx nukx okulx orelx ostx palpebrx palx penetrx personx pokerx portretx prestiĝx pudrx razx ridx simetrix sulkx tempix trajtx vangx velkx verx verŝx zorgx ĉarmx ĉifrx ĉizx ŝmacx ŝminkx