vipo

*vip/o

  1. Batilo, konsistanta el ŝnuro aŭ rimeno, alligita al tenilo: vipo krakas (Z); oni batas per vipo, por ke sentu la ripo (Z); vipo estas por ĉevalo kaj bastono por malsaĝulo (X); (f) li eĉ el sablo vipojn tordas (Z) (tiras el ĉio profiton).
  1. (f) Premanta aŭ punanta superpotenco: ĝemi sub la vipo; kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita (X); Cebaot aperigos vipon super li (X).
    knuto, skurĝo.
  • vipi (tr)
    1. Bati per vipo; vipi hundon; la flagelantoj, kiuj pentofare vipis sin mem (Z); la ĉevaloj ne bezonis esti vipataj, ili kuris kiel la vento; (f) homo, vipata de la sorto.
    1. Forte batadi: la malvarmiga hajlo vipis lian vizaĝon (Z); la sablo vipis la fenestrajn vitrojn (Z); la torento havis blankete grizan koloron, kiel vipata sapa akvo (Z); la homa amaso kliniĝis, kiel herbo vipata de la ventego (B); (f) jen estas la vortoj, per kiuj ili vipis mian vizaĝon (B).
    1. (f) Senindulge mallaŭdi, kritiki: lia sprita moko vipas ĉion, kion li trovas ridinda; Baghy, konstante preta maljustaĵojn vipi (K).
  • vipado
    Ago de iu, kiu vipas: li volonte havigus al ili solidan vipadon (Z); ili paŝis kurbigitaj de la vipado de la ŝtormo.
  • vipeto
    Rajdovipo.
  • rajdovipo
    Fleksebla vergo, finiĝanta per led- aŭ ŝnur-maŝo kaj uzata de rajdantoj por eksciti la ĉevalon.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj: