viŝi

*viŝ/i (tr)

  1. Purigi objekton, frotante ĝin per io, kio forigas polvon, malsekecon ks: viŝi la tablon post la tagmanĝo (B); viŝi la vitrojn de fenestro; li viŝis al si la frunton (Z); viŝi al si la okulojn (Z); (f) viŝi konton (fermi, egaliginte).
  1. Purigante, forigi per frotado: viŝi polvon de la tablo (B); ĉiuj viŝis al si larmojn el la okuloj (Z).
  • viŝo
    Movo, per kiu oni viŝas: nur unu viŝon, kaj la skatolo estos tute pura!
  • viŝado
    Purigado per frotado.
  • *viŝilo
    ĉio, kio servas por viŝi (tuko, spongo, broso kc).
  • deviŝi
    Deirigi; viŝante: li deviŝos de sia buŝo la saŭcon kaj diros [...] (Z); deviŝi la ŝviton de nia frunto (Z); mi tiam ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj (Z).
  • elviŝi
    Viŝi el io: la satanoj elviŝas al si la miljaran fulgon el la okulharoj (Z); Mi elviŝos Jerusalemon tiel, kiel oni elviŝas pladon (X); (f) la jaroj elviŝis tiujn rememorojn el la kapo de la homoj (Z); elviŝi pekon (X); tiu honto ne elviŝiĝas (X).
  • elviŝiĝi
    Malaperi, kvazaŭ elviŝite.
  • forviŝi
    Forigi, viŝante: forviŝi la larmojn (Z); la plej malforta vento forviŝas la vortojn skribitajn sur sablo; ĉion mi forviŝos de la tabulo de mia memoro (Z); juneceraroj forviŝitaj de la tempo; forviŝi ŝuldon, honton, la malbonagadon (Z).
  • forviŝiĝi
    Malaperi, kvazaŭ forviŝite: la diferencoj rapide forviŝiĝis.
  • manviŝilo (Z)
    Tuko, por viŝi al si la manojn.
  • plumviŝilo
    Fasko el plumoj, iam uzata por viŝi rapide la polvon de delikataj objektoj.
  • vitroviŝilo
    Aŭtomata viŝilo por senpluverigi la ventŝirmilon.

    viŝi


    El sia memoro ion forviŝi.Kiu ne sentas sin nazmuka, ne viŝu la nazon.
    broso.Elviŝi pekon.Elviŝi urbon, kiel oni elviŝas pladon.forigi.forviŝebla.Forviŝi larmojn.froti.gumo : glueca substanco el iuj arboj; kaŭĉuko; bloketo el gumo aŭkaŭĉuko uzata por forviŝi krajonajn skribaĵojn.lavi la vizaĝon.lavileto.lavoĉifono.malpuraĵo.malŝminki.mungi.nazpurigi.pajloviŝi.purigi.senpolvigi.skrapi.spongi.viŝpurigi.
    broso. forgesi. pura. tuko.

    Iel rilatitaj:

    brosx dabx domx forgesx larmx polurx purx skrapx tablx tukx