verbeno

verben/o

  1. [BOTANIKO] (ss) G. (Verbena el verbenacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj; ĉ. 200 sp-oj el la mezvarma kaj tropika Ameriko, nur 2-3 el la Malnova Mondo.
  1. [BOTANIKO] (vs) verbeno 1 kaj tre parencaj g-oj (Aloysia kaj Glandularia el verbenacoj), herboj kaj arbustetoj kun kontraŭe duopaj aŭ verticilaj folioj kaj kun grandaj infloreskoj (cumoj el spikoj) aŭ ŝajnaj kapituloj el okulfrape koloraj aŭ blankaj, kelkfoje bonodoraj floroj; ĉ. 290 sp-oj precipe el Ameriko, pluraj pororname kultivataj, kelkaj medicine uzataj.
  • hibrida verbeno, ĝardena verbeno
    Speco de verbeno (Glandularia x hybrida, SIN. V. x hortensis), pororname tre kultivata kiel multaj kf-oj.
  • Kanada verbeno
    Speco de verbeno (V. canadensis), el N Ameriko, pororname kultivata.
  • La-Plata verbeno, odora verbeno
    Speco de verbeno (Glandularia platensis), el S Ameriko, aroma arbusteto kultivata por digestiga infuzaĵo kaj ekstraktado de odora esenco.
  • oficina verbeno
    Speco de verbeno (V. officinalis), el Eŭropo, unujara herbo senodora, amara, medicine uzata;
  • citronverbeno
    (Aloysia citriodora), el S Ameriko, tufarbusto kun duondaŭraj, verticilaj, citronaromaj folioj, uzataj por digestiga infuzaĵo aŭ likvoro.

    verbeno


    Iel rilatitaj:

    avicenix