venĝi

*venĝ/i


I- (tr)
  1. (iun) Havigi al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno: venĝi amikon (B); nun ni venĝu la mortinton! (Z); mi havas sufiĉe da kuraĝo, por venĝi min mem por la ofendoj, kiujn oni faras al mi (Z); tiamaniere mi trovos rimedon, por venĝi min kontraŭ vi (Z); mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝita (Z).
    repagi.
  1. (ion) Kompensi la suferitan malbonon, punante la farinton per egalvalora puno: venĝi al iu ofendon (B); venĝi rabon de virin' plej bela (Z); mia morto estu venĝita tiel, kiel mi deziras! (Z); ha, dekoble kaj centoble tio ĉi estos venĝita! (Z).
  • II- (ntr)
    Fari malbonon, por kompensi suferitaĵon: li ĵuris, ke li terure venĝos (Z); jes, ni venĝos, ili flustris unu al la alia (Z); oni ĉirkaŭbatas vin, kaj vi eĉ ne povas venĝi! (Z); mi ne scius venĝi al humilaj (B); malbenita estos tiu, kiu manĝos panon, antaŭ ol mi venĝos al miaj malamikoj! (X); mi venĝos pro ilia sango (X); venĝu pro mortigo lia! (Z); ĉu al tiu popolo Mia animo povas ne venĝi? (X).
    RIM. Oni ne konfuzu la tr-an kaj la netr-an konstruojn, kiel en jenaj ekz-oj: eĉ malamikon venĝi malpermesas Kristo (G) (al malamiko); mi ne estas kapabla la flugantan birdon venĝi (K) (al la budo).
  • venĝo
    Ago de iu, kiu venĝas: mi havis la rajton fari venĝon (Z); por ke mi faru venĝon al la Filistoj per unu fojo pro miaj du okuloj! (X); krii al venĝo.
  • venĝa
    Tia, ke ĝi venĝas: venĝa frapo; li foriris kun venĝa rido.
  • venĝado
    Serio da venĝoj: venĝado estas mia metio! (Z).
  • venĝanto
    Tiu, kiu venĝas: ne aŭskultu ilin, venĝanto en la ĉielo! (Z).
  • *venĝema
    Inklina al venĝado: satigi sian venĝemon.

    venĝi

    Esprimoj:

    mi havas sufiĉe da kuraĝo, por venĝi min mem por la ofendoj, kiujn oni faras al miZ
    tiamaniere mi trovos rimedon, por venĝi min kontraŭ viZ
    mi konsoliĝas per tio, ke mi tuj estos venĝitaZ.

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    venĝema, venĝa, venĝado, venĝanto, venĝo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Havigi al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno

    re pagi ( reprezali )

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    abomenx kompensx malbonx pagx punx reprezalix suferx