ve!

*ve!

Interj. , esprimanta:
  1. ĝeman plendon pro kordoloro: ve, ve, ve! ni estas kaptitaj! (Z); ho ve, ho ve!, ĝemis la malgranda Niko (Z); ve al ni, ni estas ruinigitaj! (Z); ho, ve al mi! morti en la brakoj de fremdulo! (Z).
  1. minacon pri malfeliĉo aŭ malbeno por iu alia: ve al ili, kiam mi forigos min de ili! (X); ve al la popolo peka, al la idaro krima! (X); ve al la venkitoj!; ve estas al la viro, se virino kuraĝas tiu kritiki! (Z); ve al vi estos, se vi faros malkontentan mienon! (Z).
  • veo
    Plenda ekkrio: lamentoj, ĝemoj, kaj veoj (X).
  • ve (ad)i (ntr)
    Eligi tiajn kriojn: (f) la vento veadas en la malplenaj ĉambroj.
  • vespiri (ntr)
    Suspiri.
  • hejmveo
    Nostalgio.

    Iel rilatitaj: