varbi
*varb/i (tr)
Fari per siaj instigoj, - ke iu soldatiĝu: la aventuristojn ili varbis en la armeon (B).
rekrutigi.
- ke iu aniĝu al grupo, partio, doktrino: varbi iun al E.; ĝi prezentos al ĉiu varboto la tutan esencon de via afero (Z).
- ke iu iĝu kliento.
gajni.
varbado
Ago de tiu, kiu varbas: doni sian tutan atenton al la varbado de novaj abonantoj; la varbado estas esenca parto de la propagando de ĉiu partio. varbisto
Homo, kiu profesie varbas: asekura varbisto.
Iel rilatitaj: