valento
valent/o
- [KEMIO] Nombro de unuoblaj ligoj, kiujn atomo povas havi kun najbaraj atomoj en molekulo.
- [LINGVOSCIENCO] Nombro de ligoj, kiujn verbo povas havi kun siaj komplementoj (inkl. subjekton).
valenta
Rilata al valento: hidrogeno, kloro, natrio estas unuvalentaj; oksigeno, kalcio estas duvalentaj; sulfuro povas esti du-, kvar-, kaj ses-valenta; fosforo povas esti tri- kaj kvin-valenta; pluvas estas nulvalenta, donas estas trivalenta.
Iel rilatitaj: