urĝi

urĝ/i (tr) (1)

Vigle plirapidigi, vive akceli: ne ĉesu ilin urĝi kaj bone komprenigi al ili, ke estas tre grave, ke ili venu (Z); la Egiptoj urĝis la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando (Z); la cirkonstancoj urĝas nin forlasi la landon; la danĝero urĝis nian forkuron; (abs) la afero ne urĝas (Z).
  • urĝa
    Ne plu prokrastebla: la demando pri komuna lingvo por la scienco sin prezentas kiel urĝa problemo; unue zorgi la plej urĝan; ili havas urĝan bezonon de mono; urĝa letero; urĝa operacio.
  • urĝe
    En urĝa maniero: estas urĝe, ke la provizoj alvenu.
  • urĝo
    Ago urĝi.
  • urĝaĵo
    1. Urĝa afero.
    1. [MEDICINO] Akcidento aŭ ekmalsano, urĝe kuracenda.
  • urĝeco
    Eco de io urĝa: operacio de la unua urĝeco (kiu havu prioritaton antaŭ aliaj, relative malpli urĝaj); esti pelata de urĝeco.
  • (hospital)urĝejo
    [MEDICINO] Loko aŭ fakejo de hospitalo, kien estas transportataj viktimoj de akcidentoj aŭ de danĝeraj, rapidevoluaj malsanoj, por urĝa, provizora kuracado (
    sukurejo).
  • urĝiĝi
    Iĝi urĝata de io aŭ iu: urĝiĝu, la trajno vin ne atendos.
  • (medicin)urĝistoj
    [MEDICINO] Kuracistoj, medicinistoj, flegistoj laborantaj en urĝejo pri la kolektado, kuracado kaj taŭga orientado (por posturĝa kuracado) de la viktimoj.
  • (akcident)urĝulo
    [VIDU] Viktimo de urĝaĵo 2.
  • seksurĝo
    Forta deziro al koito.

    urĝi


    Iel rilatitaj:

    aferx bezonx rapidx tempx