trusto

trust/o (2)

Koncentriĝo de memstaraj entreprenoj, en kiu la individuaj entreprenoj malaperas, kunfandiĝante en novan pli vastan, kun la celo akapari iujn varojn aŭ monopoligi ties produktadon, kaj tiele malaltigi la produktokostojn, kreskigi la produktatajn kvantojn kaj eventuale altigi la vendoprezojn.
holdingo, kartelo.
  • trusti (tr)
    Monopoligi la produktadon de difinita speco de varoj: trusti la lanteksaĵojn, la poŝhorloĝojn, la aŭtomobilojn.
  • trustigi
    Kunigi en truston: la trustigado estas malpermesita de la usonaj leĝoj, sed nur en Usono, ne eksterlande.
  • maltrustigado
    Dissolvo de trusto al memstaraj industrioj: la maltrustigado de la uzinoj de Krupp estis nur efemera manovro de la usonaj kapitalistoj.

    Iel rilatitaj:

    akaparx