troti
*trot/i (ntr)
- (pp ĉevaloj ks) Iri per regulaj paŝoj, pli rapidaj ol la promena marŝo, alterne levante la diagonalan paron da kruroj kun mallonga intervalo, dum kiu la korpo iel ŝvebas.
ambli, galopi.
- (pp homo) Rapide marŝi per mallongaj paŝoj: la aliaj (infanoj) trotis antaŭen (Z); ŝi gaje trotis al la rendevuo; foiraj helpistoj, kiuj kuris post ili, hundosimile trotanten.
troto
Tiu irmaniero. trotado
Agado de iu, kiu trotas: juĝi ĉevalon laŭ ĝia trotado; doktoro, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon (Z). trotigi
Fari, ke ĉevalo trotu, precipe por elmeti ĝiajn kvalitojn antaŭ juĝantoj. trotilo
Skutilo.
Iel rilatitaj:
ĉevalx