trono

*tron/o

  1. Ceremonia seĝo de reĝo aŭ alia suvereno, ordinare ornamita kaj altigita: reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo (X); la reĝo Kristiano la Sepa sidis sur la Dana trono (Z) (f: regadis); la ĉambro de la trono; sidiĝi sur la ŝtupo de la trono; ne atingos krio ĝis la trono de Dio (Z).
  1. (f) La reĝa aŭ suverena povo: se mi fariĝus konsilanto de la trono (B); per justeco staras fortika la trono (X); perdi sian tronon.
  • Tronoj
    [KRISTANISMO] La tria ordeno de la anĝeloj.
  • troni (ntr)
    Majeste, kvazaŭ suverene sidi: Dio tronas en la ĉielo (B); poeto, kiu tronas meze de siaj admirantinoj; la leon'komforte tronis en la groto (K); sur sia sterkamaso tronas koko.
  • detronigi
    Senigi je la reĝa potenco: la angla revolucio detronigis Karolon la Unuan.
  • surtronigi
    Havigi al iu la regan potencon: (f) la ideo detronigi Jesuon Kriston [...] kaj surtronigi anstataŭ li Hilelon neniam venis en la kapon de iu homarano (Z).

    Iel rilatitaj:

    altarx baldakenx seĝx