triviala

*trivial/a

(pp vorto, esprimo, ideo ks) Maldelikata, tro komunuza, ne apartenanta al la plej prestiĝaj kategorioj: laborenspezo! kia proza, triviala vorto! (Z); la simpla, tera, triviala, sed tamen tragedia, minaca trudiĝema krio: Panon! (Z); la himno sub mia plumo ricevis formon tre mallertan kaj trivialan (Z); la titolado de 'Dio'per 'Sinjoro'estas io tro triviala kaj profananta (Z); tio estas triviala historio, sed ĝi estas belete esprimita (Z); triviala ŝerco; trivialaj aludoj; triviala komiko.
banala, vulgara.
  • trivialaĵo
    Io triviala: ili neniam sin altigis super la trivialaĵoj de sia materiala vivado; tiu komedio estas tiel plena de trivialaĵoj, ke ĝi naŭzas.
  • trivialeco
    Eco de io triviala: la trivialeco de la sentoj en tiu romano estas apenaŭ tolerebla.
  • trivialigi
    Fari ion triviala: li trivialigas la plej noblajn ideojn; trivialigi la sanktan nomon de E.

    Iel rilatitaj:

    banalx burleskx