tripo

*trip/o

  1. Interna organaro de buĉita besto: sentripigi kokidon, fiŝon.
  1. [ZOOLOGIO] Glandoriĉa parto de la digesta kanalo de remaĉuloj.
  1. [KUIRARTO] Stomako de remaĉuloj, pecigita, longe kuirita kaj spicita. [VIDU] anduj(et)o.
  • tripejo
    Vendejo de tripoj kaj visceraĵoj.
  • tripisto
    Vendisto de tripoj kaj visceraĵoj.
  • roktripoj
    Populara nomo por iuj manĝeblaj rokloĝaj likenoj de la g-oj umbilikario kaj Lasallia.

    Iel rilatitaj:

    andujx