totala

total/a

ĉion ampleksanta, ĉioma: la totala nombro de la ĉeestantoj; la dekono de la totala produkto; totala eklipso; totala milito.
  • totale
    Tute, senescepte.
  • totalo
    La tuta kvanto: ili pereigis la totalon de la popolo.
  • totalismo
    [POLITIKO] Politika sistemo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la ŝtatistoj: totalisma reĝimo.

    Iel rilatitaj:

    ĉiom